Internacia Pedagogia Revuo: el text, 1975-1982

El text sencer dels 24 números de la Internacia Pedagogia Revuo d’entre 1975 i 1982. La IPR és la revista de l’ILEI, la lliga internacional de professors d’esperanto, i ix des de 1908. La col·lecció, fins a 2025, està partida en 17 trams. Per a buscar un article, un autor o un tema, comenceu per l’índex de la IPR, que dona de cada text l’autor, la pàgina i, des de 1980, un resum.

D’on ve

Els números són els de l’arxiu obert de l’ILEI, en PDF al seu Google Drive. Cada número enllaça el seu PDF, que és el document de veritat.

Com s’ha fet

El text és automàtic i no s’ha revisat. Dels números que porten el text dins del PDF, que són quasi tots els digitals, s’ha copiat eixe text. Els escanejats portaven un text sense cap lletra amb barret, i s’han tornat a llegir amb reconeixement òptic de caràcters (OCR): per això els números antics tenen errades de lectura, sobretot en les taules, les llistes d’adreces i les pàgines a dos columnes. El text es reproduïx en l’idioma original, sense corregir, i les fotografies i els dibuixos no hi són. Les marques «— pàgina N del PDF —» diuen on comença cada pàgina del PDF, que no sempre és la pàgina impresa. Per a citar-ne res, compareu-ho amb el PDF.

Els drets són de l’ILEI i dels autors. Si algú que en tinga els drets vol que llevem este text, digueu-nos-ho i el llevem.

Els trams

Els números

IPR 1975/1

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

IPR

Eldonata de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj

ILEI

Jarkolekto 5 N-ro 1, 1975 Rotterdam

— pàgina 2 del PDF —

Internacia Pedagogia Revuo, N-ro l,1975

Enhavo Paĝo

Tazio Carlevaro: Kelkaj pripensoj koncernantaj la instruadon de

Esperanto – 1 D-ro Deziderio Koncz: La problemoj de r alproprigo de fremdaj lingvoj : S D-ro Kazimierz Wojciechowski: Kio estas andragogio? – 8 D-ro I.C. Thimann: Malŝparo de mono kaj persona inkubo? Jo Canko Kolev: Aŭdo kaj muzikeco 12 Skribarto (Jean Le Gal). – 14 J. Vincent: Pri la instruado de la gepatra lingvo . 16 Georg Christian Sack: Sperto en sonbenda lingvo- lernado. – 16 Johano Ingusz: Mallonga EE de la hungara publika instruada

sistemo . . 1 Eu. yu 18 8 2 3 4 18 Raif Markarian: Edukado = ‘ faka raporto UA Wu a ‘s sa e 3 4 19 R. Bussĉ: 17-a Eŭropa Semajno en Hannut (Belgio) sk so. 3 » 20 Raif Markarian: Prepare al plano por Eŭropa Edukado . . . .. .. 21 Kazimierz Gorzelok: Pedagogiaenketo . . . .. ….-…. 21 Scienca Esplor-Instituto de ILEI (SEI). . . … .. . -. -. … 22

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO (IPR) Oficiala organo de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI) Aperas trifoje jare

Provizore redaktis: Helmut Sonnabend Im Eckerkampsfeld 11a D-3161 Dollbergen Kontoj: 1.) ILEI-IPR 25.28.71.464-40 Bank Mees « Hope NV Rotterdam Coolsingel 93 2.) Helmut Sonnabend – Sonderkonto Poŝtĉekkonto n-ro 3245 66-309 Hannover

La abonprezon oni pagu al la landaj sekcioj de ILEI, escepte nemembroj de ILEI povas pagi al la supre indikitaj kontoj.

IPR — Fonduso Bonvolu helpi per via donaco al diversaj celoj de IPR-fonduso: finance helpi al IPR- ebligi abonojn en landoj havantaj valutajn problemojn- kreado de infanliteraturo- verkado de pedagogia literaturo. Bankkonto: ILEI-IPR (fonduso), n-ro 25.28.71. 464-40, Bank Mees £ Hope, Coolsingel 93, Rotterdam.

Kelkaj pripensoj koncernantaj la instruadon de Esperanto

Tazio Carlevaro, Novazzano (Represo de artikolo aperinta en MONATA CIRKULERO de KULTURA CENTRO ESPERANTISTA (KCE) Postiers 27 – La Chaux de Fonds – Svislando)

Enkonduko

Plej bone pri pedagogiaj problemoj povas paroli pedagogoj kun vasta sperto en la instruado. Tamen, kaŭze de la socia graveco de la pedagogio, estu permesate ke ankaŭ ne-pedagogo (kvankam mi instruas Esperanton jam ekde du jaroj ĉe Migros kaj ekde same multe da tempo ankaŭ psikiatrion kaj klinikan psikologion ĉe profesi-flegistinaj lernejoj mi certe ne konsideras min pedagogo) esprimu kelkajn observojn kaj opiniojn pri temo, kiu tuŝas nin esperantistojn en sufiĉe tikla punkto: nome pri la instruado de Esperanto en la elementaj lernejoj.

Kial ĝuste pri ĉi tiu temo?

Unu el la mitoj de la Esperanto-movado estas la instruado de Esperanto en la lernejoj, nome ankaŭ al la infanoj. Lastatempaj spertoj sub la aŭspicioj de ILEI (Internacia Ligo de Esperanto-Institutoj) ŝajne evoluis pozitive, sed mi ne konas ilin. Do ne pri ili mi parolos. Sed tiu almenaŭ parte nova fenomeno, kiun evidentigas la agado de ILEI, ne restis senresponda en Svisio: grupo ĉirkaŭ la zurikaj instruistoj s-roj Vontobel kaj Matzinger, kun la helpo kaj apogo de SES, komencis eklabori en tiu direkto. La afero, principe, estas salutinda. Sed sciante, ke miaj konoj estas limigitaj, mi decidis ampleksigi miajn sciojn pri la problemo de instruado de lingvo al infanoj. Tial, preskaŭ hazarde, mi renkontiĝis kun dika libro; iaspeca itallingva biblio pri frua lingvoinstruado, kiun aŭtoris prof. d-ro R. Titone, fama itala psikolingvisto kaj pedagogo: Bilinguismo precoce ed educazione bilingue (Romo, 1972), kiu resumas preskaŭ ĉiujn spertojn ĝis nun faritajn en Eŭropo kaj parte ankaŭ ekster Eŭrop. El tiu libro mi ĉerpis kelkajn ideojn, kiuj estas signifaj ankaŭ por la juninfana Esperanto-instruo, kaj ilin mi deziras prezenti al la Esperanta publiko, kiu aparte interesiĝas pri tiu problemo.

Ĝeneralaj problemoj de infana bilingvismo

Unu el la plej tipaj aspektoj de la Esperanta movado estas la distrumpetado de la ekzisto de “denaskaj”” esperantistoj (fakte: denaskaj kompetenculoj pri Esperanto kaj pri alia lingvo), sed ankaŭ la kompleta manko de detalaj studoj pri la fakta signifikeco de tiu denaska esperantisteco. Laŭ W.F. Mackey (“The Description of Bilingualism”, aperinta en Canadian Journal of Linguistics, VI, 1962, 2, p. 53) oni devus analizi minimume la jenajn faktojn:

a) Nivelo de perfekteco en la dulingva komportemento;

b) Funkcioj kaj alternadoj de la du lingvoj;

c) Studoj pri la interferoj strukturaj (gramatikaj, sintaksaj, leksikaj /semantikaj/inter la du lingvoj), t.e. pri la psikolingvistikaj problemoj de la duobla kompetenco.

Ĝeneralaj problemoj de frutempa lingvoinstruado

Antaŭ ol komenci eksperimenton, oni devus analizi la sukcesojn kaj malsukcesojn de la antaŭaj analogaj eksperimentoj. Tiu estas ĝenerala regulo, valida ne nur en pedagogio. Oni devus unue do ellabori (statistike) la kon-

— pàgina 3 del PDF —

diĉojn kaj la rezultojn de la iamaj spertoj pri fruinfana lingvoinstruado de Esperanto al divers-landaj infanoj.

Sed tia analizo devas enhavi ankaŭ ĝeneralajn konkludojn starigitajn sur la bazo de la tezoj ellaboritaj komence de la eksperimento: t.e., se Oni faras eksperimenton, oni volas ion pruvi, kaj oni organizas la eksperimenton tiel, ke oni povas ellabori ĝin statistike je ĝia finiĝo.

Verŝajne la plej grava demando, kiun oni renkontas, estas la jena: “Kial instrui fremdlingvon tiel frue? Kaj kial (en nia kazo) ĝuste Esperanton?” Eksperimento devas esti tiel konstruita, ke ĝi donu respondon konvinkivan al tiuj demandoj.

En la starigo de la ekzamenendaj faktoroj do estas konsiderendaj aparte faktoj koncernantaj la lingvodidaktikon, la lingvistikon, la pedagogion, la psikologion kaj la neŭrofiziologion.

La fama neŭrofiziologo Penfield, en Speech and Brain Mechanism (1959), proponas la gravan koncepton de motivado en la lingvoinstruado, kiun li situigas ĉefe en la parola kreivemo kaj en la impulso al pli granda socialiĝo. Li cetere asertas, ke oni devas akurate analizi la efektojn de frutempa lingvoinstruado al la ĝenerala personeco de la infano, al ĝia inteligentodevelopo kaj al la sociaj valoroj: pri ili, cetere, la internacia literaturo ofte malkonkordas.

Aliaj frutempaj lingvoinstruadoj Laŭ mia opinio la esperantistoj devus akurate studi ankaŭ la ĝisnunajn

eksperimentojn de frutempa lingvoinstruado, kiuj koncernas naciajn lingvojn.

Ili ne estas sporadaj, kiel kelkaj el ni opinias. Titone, cit., p. 143, asertas, ke laŭ UNESKO-statistiko (farita en 45 landoj en 1962) en 32 landoj ekzistis programoj por lingvoinstruado al infanoj sub la deka jaraĝo. Nur ses landoj tute ne havis programojn tiurilatajn. Oni tiam povis konstati 19 kursojn pri angla, 13 pri franca, 4 pri rusa, 3 pri germana, 2 pri hispana lingvoj.

Teknikaj problemoj de frutempa lingvoinstruado

Ĉiuj cititaj aŭtoroj (Titone, cit., p. 304-5) emfazas tri elementojn, kiuj ŝajnas esti esencaj en la frutempa lingvoinstruado:

a) Faktoroj koncernantaj la instruistojn: Laŭ Titone, la instruistoj devas bone koni la modernajn lingvistikajn teknikojn, esti bonaj spertuloj pri psikologio, kaj, ĉefe, perfekte scii la instruantan lingvon (p. 194). Ili devas esti ankaŭ bonegaj pedagogoj, ĉar dumlecione oni devas ofte “ŝanĝi registrojn”. Titone citas tekston de Peter Doyĉ, Fruhbeginn des Englisch-unterrichts, Cornelsen Verlag, Berlino, 1966, kiu postulas la jenajn kvalitojn ĉe tiaspecaj instruistoj:

a) sperto en la instruado al infanoj;

b) bonega kono aktiva kaj pasiva de la koncerna lingvo;

c) kono aktiva kaj pasiva de la moderna didaktiko de la fremdlingva instruado;

d) spertoj pri instruado de la koncerna lingvo al infanoj en la 5-a klaso;

e) aktivi en la klaso kiel klas-instruistoj.

Laŭ Titone (cit., p. 252) eksperimento nepre fiaskas se

a) oni ĝin preparis malbone kaj maldetale;

b) se la instruisto ne havas la postulatajn kvalifikojn;

c) se la instrumetodo estas netaŭga;

d) se ĝi efektiviĝas sen iu ajn rilato kun la ceteraj instruataj fakoj.

Laŭ mi ĉi tiuj konsideroj de eminenta specialisto ĵetas problemigan lumon al la lastatempe aŭdita opinio far la zurikaj Vontobel-grupestroj, ke “la instruisto povas instrui Esperanton kunlernante ĝin kun siaj disĉiploj”, kaj ke “iu ajn, kondiĉe ke li instruu Esperanton al infanoj ankaŭ eksterklaseje,

povas membriĝi al la lanĉita eksperimento”. Laŭ mi ŝajnas vere, ke neniu specialisto povus konsenti kun tiaj esprimaĵoj.

b) Faktoroj koncernantaj la “medion” de frutempa lingvoinstruado: laŭ la supraj aludoj estas do klare, ke ne estas eble instrui al infanoj Esperanton sen ligi tiun instruadon kun la cetera lernejlaboro. Oni instruas Esperanton en lernejo, sed oni devas utiligi ĝin enlerneje (ankaŭ Penfield asertas ion tian). Gravas do instrui aliajn fakojn en la fremdlingvo.

c) Grava problemo estas la helprimedoj: la esperantistoj okupiĝis pri ili nesufiĉe profunde. Gravas la aŭdo-vidaj rimedoj (kp. tiurilate usonan eksperimenton de Johnson, Flores kaj Ellison: “The Effects of Foreign Language Instruction on Basic Learning in Elementary Schools”, aperinta en Modern Language Journal, 47,1, 1963, p. 8-11), libroj, TV-programoj, lingvaj laboratorioj kun koncerne adaptitaj programoj, puprecitoj, filmoj, legaĵoj, ludoj. Titone detale priskribas tiujn helprimedojn, sed mi ne deziras sekvi lin, ĉar mi ne estas pedagogo.

Celoj de la frutempa lingvoinstruado

El la diversaj atingoceloj de gravaj programoj ĝis nun ellaboritaj ni celas priskribi unu. Gi estas kanada, kaj nomiĝas Tan-Gau-metodo (Titone, cit., p. 159):

a) Unua ŝtupo: aŭdo-kompreno (diskoj, filmoj, instruisto, TV, kantoj);

b) Dua ŝtupo: interparolo (kongruaj respondoj al demandoj);

c) Tria ŝtupo: libera parol-esprimiĝo;

d) Kvara ŝtupo: vido-kompreno (legado);

e) Kvina ŝtupo: laŭtvoĉa legado (kompreno lega “ prononco);

f) Sesa ŝtupo: gramatiko, ortografio, aktiva skribado, ekzercoj.

Tiel oni procedis en angla eksperimento en Leeds (Titone, cit., p. 191), kie, por atingi la cititajn celojn, oni uzis la jenajn rimedojn:

a) parola “atako” de la lingvoinstruado;

b) prezento de kompletaj segmentoj (frazoj aŭ signifaj propozicioj);

c) uzo de aŭdvidaj rimedoj (filmoj, diapozitivoj, diskoj .. .);

d) interesaj aktivaĵoj (ludoj, kantoj, dramigoj);

e) uzo de la fremdlingvo en la instruado de historio, geografio, aritmetiko, poezio;

f) klaslaborado pri kaj en la fremdlingvo (ne parolante tamen pri gramatiko).

Vi vidas do, ke la instruado al infanoj estas tre kompleksa afero, kiu postulas sciojn kaj longajn preparlaborojn, ankaŭ se la celoj aspektas modestaj. Oni neniel povas improviziĝi pedagogo pri frutempa lingvoinstruado.

La problemo de la pretigo de la helprimedoj

La kunmeto de la helprimedoj postulas ne nur la analizon de la lingvo instruota kaj ĝian kontrastivan ellaboron, sed ankaŭ specifajn analizojn de la infana lingvo. Titone citas kelkajn spertojn kaj kelkajn laborojn tiurilatajn.

El la formala vidpunkto, la specialistino Ruqaina Hasan (el la Universitato de Edinburgo) trovis, ke en 1000 frazoj troviĝas 778 verboj 509-e el kiuj en indikativo prezenca). Si povis ellabori ankaŭ bazan vortaron kaj ordigi ĝin laŭĉefaj infanaj interescentroj. „ Ankaŭ la franca institucio CREDIF ellaboris analogajn rezultojn (1959). Gi analizis entute 34 interescentrojn, kaj segmentigis la trovitan materialon en la jena maniero:

dum la 1-a lernojaro: 95 vortoj kaj 52 strukturoj;

dum la 2-a lernojaro: 63 vortoj kaj 50 strukturoj;

dum la 3-a lernojaro: 56 vortoj kaj 33 strukturoj.

Entute: 214 vortoj kaj 135 strukturoj.

— pàgina 4 del PDF —

Tre interesa estas ankaŭ la studo de Peter Doyĉ (cit.), kiu povis segmenti la vortomaterialon laŭ la Jenaj interescentroj: ludiloj, lernejo kaj instruo, familio kaj domo, korpopartoj, vestaĵoj, ĉetable, surstrate, bestoj, aktivoj dum la tago (Titone, cit., p. 225).

Kiel testi la lernadon

Por enstatistiki la rezultmaterialon kaj poste tiri konkludojn oni devas havi la eblon eltiri parametrojn. Kaj do havi testojn, por senekvivoke eltiri ilin. Eksperimento, kiu ne respondas al ĉi tiuj postuloj, havas neniun sciencan valoron. Do jen estiĝas la problemo de lingvotestado ĉe infanoj.

Tre interesa estas la sistemo (pure empiria) ellaborita far Doyĉ (cit.).

Jen ĝi, en tre resuma maniero:

a) Testado de la kursoj mem:

Socia situacio de la klasejo (socia medio de la lernantoj, sekso, aĝo). Selekto de la temoj traktitaj per vortoj kaj strukturoj: ĝenerala prijuĝo. Generala prijuĝo pri la didaktika materialo ellaborita.

Prijuĝo de la didaktikaj metodoj uzitaj. Resumaj rezultoj kaj prijuĝoj.

b) Testado de la rezultoj:

b-1) Vortaro: Oni prezentas bildojn, kiujn la lernanto devas nomi (evidente nur el la programita stoko! ).

b-2) Prononco: Oni ripetu 4 frazojn, ĉiu el ili havas 2 malfacilajn sonojn (N.B.: problemo de kontrastiva fonologio! ).

b-3) Kompreno: Oni respondu al 4 demandoj: plej bona: signifohava respondo senerara; poste: kongrua respondo kun ne pli ol 2 eraroj gramatikaj kaj/aŭ prononcaj; laste: respondoj kun 2 aŭ pli multe da eraroj.

b-4) Libera parola produktado: Oni devas pridiskuti sceneton. Evidente la pritakso ĉi tie estas plej malfacila. Oni konsideris la jenajn parametrojn: Vortaro, gramatika strukturo, prononco, flueco de la parola esprimiĝo.

Konkludoj

Pluraj esperantistoj ne konscias pri la problemaro, kiun prezentas al la specialistoj (pedagogoj, psikologoj, lingvistoj) la frutempa lingvoinstruado. Pro tio estas facile troveblaj en niaj medioj “simplismaj” opinioj. Bedaŭrinde estas precize tiu simplismo, tiu amatoreco, kiu riskas fiaskigi Esperanton en la lernejoj: sed eble, post ĉi tiu artikolo, kelkaj interesataj homoj komencos interesiĝi pri la hodiaŭa disponebla bibliografio pri didaktiko kaj psikolingvistiko de frutempa lingvoinstruado, cel eviti la faritajn erarojn kaj cel apliki jam certajn rezultojn kaj metodologiojn de instruo, de taksado kaj de materialpretigo al la frutempa instruado de Esperanto.

Tazio Carlevaro

Tiuj, kiuj deziras pliajn informojn, skribu al: KCE – Postiers 27 CH 2300 LA CHAUX-DE-FONDS Svislando.

uy

La problemoj de l’alproprigo de fremdaj lingvoj

La problemoj de l’alproprigo de fremdaj lingvoj

Viglan intereson vekis en la pedagoga fako — precipe inter la lingvoinstruistoj — tiu polemiko, kiu daŭris en la proksima pasinto en la kolumnoj de la hungara gazeto “Nĉpszabadsag” (Popollibereco) sub la titolo: “Cu iu ajn povas alproprigi fremdan lingvon?”” Unu el la partoprenintoj, nome la konata, hungara lingvisto, la elstara scienculo d-ro Geza Barci (Gĉza Barczi), universitata profesoro, Koŝut-premiita akademisto estis petante alvokita por diri opinion pri tiu ĉi problemo.

La profesoro estas malnova esperantisto, kiu atente sekvas la okazaĵojn, tre volonte diskutas kaj direktas, sed persone ne partoprenas la movadon. Li estas aŭtoritata lingvisto (prezidanto de Lingvistika Sekcio de Hungara Sciencakademio), kiun streĉite atentas ne nur la diletantaj adeptoj, sed ankaŭ la scienca mondo.

Lia unua granda, publika polemiko temis pri la internacia lingvo en la kolumnoj de la gazeto “Magyar Nemzet”” (Hungara Nacio) en 1966 sub titolo: “Cu Esperanto povos fariĝi mondlingvo?”” Tiu ĉi polemiko alportis grandan sukceson al la internacia helplingva movado. Gi pruvis science, ke Esperanto vere povos esti mondlingvo.

La nuna problemo pri la alproprigo de iu fremda lingvo same povas kalkuli je granda interesiĝo.

La 23-a numero de la hungara pedagogia revuo “Koznevelĉs” (Publika Edukado), kiu aperis la 9-an de decembro 1966 en Budapeŝto okupiĝas detale pri la problemo sub titolo: “La forumo de “Koznevelĉ (Publika Edukado). Unu el la kunlaborantoj de la menciita revuo vizitis kaj intervjuis d-ron Barci, kiu respondis la demandojn:

“En la gazeto “Nĉpszabadsag” mi jam skribis: scio de fremdaj lingvoj estas profita, en pluraj profesioj eĉ neforlaseble necesa. Kiu ajn kiel intertraktanto devas rilati kun eksterlandanoj, kaj kies profesio estas la perado de kulturoj de aliaj nacioj, kiu bezonas konstante la spertojn, esplorajn rezultojn de alinaciaj fakuloj, en sia ĉiutaga laboro, en evoluigo de sia fakkono, tiu ne povas malhavi la diversgradan kaj intensan konon de iu, eĉ laŭkutime pluraj, fremdaj lingvoj; kvankam tiu ĉi tasko, se nur por li ne estas fako iamaniere la fremdaj lingvo kaj literaturo, forrabas de lia kreanta kaj produktanta laboro tre multe da tempo kaj energio. Sed ankaŭ sendube, la kono de fremdaj lingvoj estas ankaŭ por tiuj utila, kiujn siaj profesioj ne devigas lerni lingvon. La turisto moviĝas pli facile en tiuj landoj, kies lingvon li konas, kvankam kompreneble lia lingvoscio ne helpas al li en aliaj landoj. Sed ĝenerale, per la lingvokono la spirita horizonto de la homo vastiĝas, li konatiĝas, helpe de la fremda lingvokonstruo, kun aliaj formoj de la pensado kaj se li atingis la delikatan, nuancan komprenon de la fremda lingvo, la homa kulturo, la delikataj, nuancaj, interesaj, variaj terenoj de la fremda lingvo malfermiĝas al li…

Estas interesa ankaŭ la demando: kian rolon havas la lingvosento en la lingvostudado. Cu ekzistas propre “lingvistika sento”, aŭ ĝi estas nur “miskredo”, “malplena nocio”, kiel ni povis legi en la interesa artikolo de d-ro Jozefo Hegedis (Hegedŭs), aperinta en la kadro de la supremenciita polemiko.

Laŭ la opinio de Barci: la lingvosento ekzistas. Kvankam estus longa la faka analizo de tio, el kio konsistas la lingvosento. La artikolo pruve citas tion, ke propran gepatran lingvon ĉiuj povas ellerni. Estas vero, kvankam ankaŭ tio veras, ke ne ĉiuj egale facile kaj certe. Sed efektive, ankaŭ ne pri tio temas,

— pàgina 5 del PDF —

sed pri tio, ke en la homoj je tre diversaj gradoj aperas tiu elasteco, per kies helpo ili povas transiri de la voĉfaradoj kutimaj en siaj gepatraj lingvoj, al tute alia artikigado, sed ĉefe per tio sendependigante sin de la kutimaj vort- kaj frazfaradoj; nome la pensoformoj povas alĝustigi al aliaj konstrumetodoj. Ne tio estas la vera malfacilaĵo, ke oni devas anstataŭ viro diri “Mann” aŭ “ “homme” — kvankam fremdajn vortojn encerbigi ankaŭ ne estas por ĉiuj egale facila laboro —, sed oni kutimas diri, ke pensi en la fremda lingvo oni povas en malperfekta grado. Tiu ĉi aserto, ke lingvosento ne ekzistas, signifus, ke ĉiuj homoj egale facile alproprigas kiun ajn fremdan lingovn. Ni scias bone, ke al tio ĉi la ĉiutaga sperto kontraŭdiras, la altega procento de la forfalantoj de la plej diversaj lingvokursoj. Kontraŭdiras tiu fakto, ke iu homo preskaŭ dum kelkaj monatoj ellernas ian lingvon, dum iu alia jardekojn povas vivi en fremda lingvokampo — kaj tio estas konata, kiel la plej bona metodo de la lingvostudado — tamen nur tre mankohave alproprigas la lingvon de la medio. Se ne ekzistas lingvosento, tio signifus, ke la mensaj kapabloj de ĉiuj homoj egalas en ĉiuj kampoj, kiu ajn povos esti ĉu Mezzofanti, aŭ Einstein, ĉar, mi kredas, ke neniu kontestas: la lingvostudada-kapablo estas spirita dispozicio. (Tio ne signifas, ke tiu, kiu studadas lingvojn facile kaj rapide, tiu estas neeviteble pli inteligenta ol tiu, por kiu tio ĉi estas malfacila tasko, eĉ nek la kontraŭon.) La homaj kapabloj estas tre variaj kaj ĉi tiuj kapabloj en la identa homo ekzistas ne egalegrade. Genia kemiisto eventuale malfacile luktadas kun iu fremda lingvo, la inteligenteco de la 5-6 lingvojn parolanta homo eble ne superstaras la meznivelon, eĉ povas esti kelkfoje sube. Estas superflue multobligi la ekzemplojn: publike konatas tiu afero, ke unu homo por ĉi tio havas pli grandan talenton, la alia por tio. Kaj la en lingvosentan diferencon povas transporti nenia laŭmoda metodo (sur tiu ĉi kampo cetere la metodo tre dense ŝanĝiĝas, kaj ne senkaŭze.)

Post tio ĉi tamen oni povus demandi: ĉu povas alproprigi kiu ajn kian ajn fremdan lingvon? Estas eble, ke inter favoraj cirkonstancoj jes. Sed la problemo estas: ĉu la atendebla avantaĝo proporcias kun la dediĉitaj tempo kaj energio. La alproprigo de iu, tiel nomata “mondlingvo”, postulas ankaŭ de la meza lingvosenta kaj mezkultura homo seriozan fortostreĉon, persiston kaj dum jaroj multege da tempo absorbas. Kiom ajn estus dezirinde, ke ĉiu homo konu, krom sia gepatra lingvo tian fremdan lingvon, kiu malfermas pordegon por li al la ĝenerala homa kulturo, ekzistanta ekster la hungara lingvokampo, tio ne povos esti esperebla, ke ĝeneraliĝos iu el inter la franca, germana, angla aŭ rusa lingvoj en la plej larĝa socia tavolo. Ci tia revado, estu kia ajn nobla kaj bela, estas tamen nur iluzio.

Ĉu do ekzistas maniero, ke ĉiu povu praktike trarompi la muron de la | lingva izoliteco relative per bagatela penado kaj tempofero? Jes, ekzistas ĉi tia maniero. Tiu ĉi estas Esperanto. Ĉi tiu lingvo estas facile alproprigebla sen ĉiuj fremdaj lingvokonoj kaj gramatikaj kvalifikitecoj per sia eksterordinare simpla senescepta, logika konstruo, genia vortfara sistemo. Esperanto estas vere por ĉiuj alirebla, kaj se ĝia praktike valorgrada ellernado ankaŭ postulas iom da laboro kaj tempo, tio ĉi estas senkompareble pli malmulta ol tio, kion alia lingvo postulas. Gia gramatika sistemo estas enmemorigebla dum kelkaj horoj (kompreneble ankaŭ estas sennecese por ellerni, kiel gramatikan sistemon), kaj dum kelkaj monatoj la lernanto atingas jam la praktike valoran konon de unu lingvo.

Kion oni povas atendi de la disvastiĝo de Esperanto, kiel internacia helplingvo? Estas superflue pruvadi, kion signifus por la homaro, kiom da tempo kaj penado ŝparus la turisto, la komercisto, la partoprenanto de la internaciaj konferencoj, la scienculo, se ili ne devus penadi kun la studado de malfacilaj lingvoj. Sed ja — povus diri iu — ne estas eble deziri de la homoj, de la larĝaj tavoloj de la laborista socio oferon por iu eventuale nur malfrua estonto. La homoj bezonas la konon de tiu lingvo, kiu jam nun alportas definitajn avantaĝojn, vere trarompas la barilon de la lingva izoliteco kaj ebligas la interrilaton

kun la fremdaj kulturoj. Nu, Esperanto, kvankam la ĝis nun multe da sukceso kunportita batalo estas ankoraŭ proksimume ne finita, jam abunde prezentas tiujn avantaĝojn, kiujn povas doni la kono de ia dua lingvo. Esperantistoj ekzistas preskaŭ ĉie en la tuta mondo, kaj la esperantista mondorganizo havas reprezentantojn en ĉiu pli malgranda aŭ granda urbo, kiuj staras je la dispono de la eksterlandaj esperantistoj. Kiu deziras informadon pri la historiaj artobjektoj, naturaj, ekonomiaj, komercaj ktp. cirkonstancoj, tiu per ĉi tiu organizo ĉion povas facile, rapide, fidinde ricevi. Estas interpretisto, gvidisto kaj konsilanto je la dispono de la turisto. Korespondantan interrilaton facilmaniere oni povas formi kun la kvin kontinentoj, kaj ĉi tiuj korespondadoj povas peradi ne nur valorajn konojn, sed per la pli bonaj rekono kaj interkompreno de unu la alia servas ankaŭ la plej noblan klopodon de la homaro: la elkonstruadon kaj defendadon de la paco. Pri la ĉiam pli kreskanta riĉeco, altnivela valoro de Esperanto-literaturo estas preskaŭ superflue aparte mencii. Por la fakulo — scienculo, teknikisto, kuracisto, ktp. — same multe da helpo alportas Esperanto, ĉar ĝi peras personajn interrilatojn kun la multnombraj, eksterlandaj esperantistaj fakuloj. Pluraj aŭtoritataj sciencaj revuoj komunikadas Esperanto-resumojn, sed ĉiam pli multe evoluas ankaŭ la originala Esperanta fakliteraturo. Estas vere, ke sur tiu ĉi kampo, ĉefe estonte ni

multe atendas, sed estas same tre valora tio, kion Esperanto ankaŭ jam nun povas prezenti. Multnombraj mondfirmoj transiras en ĉiam pli granda mezuro al la korespondado de Esperanto kaj ili aktivigas je tio ankaŭ siajn klientojn. Ankaŭ la oficialaj rondoj ĉiam pli bone trasentas la gravecon de tiu ĉi movado. En nia Patrio, en Hungario, ekzemple, en Universitato, en la filologia fakultato, oni povas akiri profesoran diplomon de Esperanto, kaj eble ne estas malproksime tiu tempo, kiam la sciencnivela instruado de Esperanto ricevas sian lokon ankaŭ en aliaj ĉeflernejoj. Estas ne diskuteble, ke ĝis la fina triumfo necesas ankoraŭ longa batalo. Sed ankaŭ tiu estas certe, ke fariĝi simpla soldato de tiu ĉi batalo estas ankaŭ en si mem nobla tasko, aliparte la alproprigo de tiu ĉi lingvo estas jam ne ofero, sed facile sindonanta valora profito.

Kian helpon povas doni Esperanto al la studado de aliaj fremdaj lingvoj? Estas konate, ke ĝenerale la ellernado de la unua fremda lingvo estas malfacila tasko, tiu de la ceteraj jam multe pli alireble per la kreskanta elasteco de la lingvokapablo. Esperanto, kiu reduktas la komencajn malfacilaĵojn je la minimumo, estas eminenta inico ankaŭ al ceteraj lingvoj. Tion atestas nombraj interesaj, eĉ sukcesaj eksperimentoj kaj eksterlande kaj en nia Patrio. Tiuj lernantoj ekzemple, kiuj neniel povis sukcesi en la rusa lingvo, kvankam eminenta profesoro gvidis ilin, post kelkmonata lernado de Esperanto en la rusa montris saltoidan progreson. Estas sama sperto rilate ankaŭ al aliaj fremdaj lingvoj. Do, se ni opinias dezirinde el pluraj kaŭzoj, ke ĉiu homo posedu iun duan lingvon krom la gepatra lingvo, kiu ebligas la interrilaton kun la eksterlando, la pli profundan ekkonon de homoj kaj spiritaj produktaĵoj, tiu ĉi lingvo povas esti por pli larĝaj tavoloj de la socio, sed por ĉiuj nur Esperanto.

Tradukis kaj kompilis:

d-ro Deziderio Koncz

— pàgina 6 del PDF —

Kio estas andragogio ?

de prof. d-ro Kazimierz Wojciechowski.

Andragogio estas kleriga pedagogia teorio pri plenaĝuloj. Komence andragogio enestis en pedagogio, havante en ĝi nemultajn menciojn, ĉefe la priskribajn. Laŭ la evoluo de la klerigo kreskas nombro de ĝiaj problemoj kaj rimarkoj ligitaj kun bezonaro de plenaĝuloj. En la vorto pedagogio (greka: pais, gen. pajdos-knabo kaj 4go-mi kondukas) estas akcentata la edukado de infanoj, dum la plenaĝula klerigado ampleksas pli kaj pli de junularo laboranta kaj de plenaĝularo. Andragogio ampleksas ne nur la problemojn de instruado, sed ankaŭ de lernado, de memlernado kaj de memedukado.

Por andragogio argumentas:

1. amaso de plenaĝaj lernantoj, superigantaj en tiaj landoj kiel Sovetunio kaj Usono la nombron de lerneja junularo. La nombro konstante kreskas pro pliampleksiĝo de klerigo je tuta homa vivo;

2. granda kaj ĉiam kreskanta nombro de klerigaj institucioj;

3. kreskanta nombro de laborantoj, kiuj devas lerni, kreskanta nombro de klerigantoj (instruistoj, lekciistoj, edukistoj). La impona evoluiĝo kaŭzas bezonon de scienca pripenso, des pli ke la sciencobranĉo, gvidita longe far la To portikoj ne specialistoj, inklinis al laboro aktiva, sed ne ĉiam racia kaj efika.

Trakti andragogion aparta sciencobranĉo emas M. Siemienski (polo),

M.S. Knowles (usonano) k.a. Relative memstara opinias ĝin B. Samolevĉev (jugoslavo) kaj F. Urbanczyk (polo) kun kelkaj aliaj.

LA ESPLOROBJEKTO de andragogio estas ne nur la rilatoj, kiaj estadas inter klerigantoj kaj klerigatoj, sed ankaŭ celoj, politiko, planado, instruado, sistemo, taŭgeco, lerteco, komparo kun aliaj sistemoj de plenaĝula klerigado en aliaj landoj.

Andragogio eksplikas la socian rolon de klerigado, kaŭzojn de ĝia evoluo, bezonojn kaj eblojn de kleriĝo (kune kun psikologio); ĝi esploras taskojn kaj edukajn metodojn — mensojn, socimoralajn, politikajn, higienajn, estetikajn, fakajn, fizikajn; organizadon de la klerigado; klasifikon de ĝiaj institucioj kaj iliajn celojn kun strukturo.

Andragogio interesiĝas ankaŭ pri edukado por labori, pri lernejoj kaj kursoj por plenaĝuloj, pri eduka rolo de turismo kaj sporto, pri problemaro de ripozado, pri popularigado de scienco, pri legado kaj pri memlernado.

LA CELOJ de la plenaĝula klerigado estas: — prepari por kritika akcepto de akiraĵoj de estintaj generacioj, — krei kulturon de sociiĝo, kunrespondeco, frateco kaj reciproka helpo. Necese estas ankaŭ helpadi en kleriĝado de plenaĝuloj kaj en konstanta perfektiĝado. La celojn difinas antaŭ ĉio la politiko, sed andragogio analizas ilin, argumentas, indikas la praktikan aplikadon, kaj nur malofte elŝovas ilin aŭtonome, uzante proprajn esplorojn kun helpo de aliaj sciencobranĉoj. La celoj de plenaĝula klerigado koncentriĝas ĉirkaŭ formado de mensoj kaj karakteroj ne nur koncerne al sociiĝo, respondeco, memregado, bonaj moroj, estimo por leĝo, fiziklerteco, sed ankaŭ en la laborkulturo. Oni strebas al universala instruiteco je almenaŭ meza nivelo, al alta kulturo de la loĝantaro. Kaj fine en la monda skalo ekzistas problemo konservi la pacon, kiu estiĝis la ĉefa celo de plenaĝula edukado dum la nuntempo.

Kompreno kaj akcepto de la celoj postulas kontinuadon de la ĝenerala klerigo dum tuta vivo. Tiu klerigo devus doni ekzaktan edukon patriotisman kaj internaciisman. Kunigante la zorgojn pri faka lerteco, pri ĝenerala klerigo kaj pri kultura ripozado, la plenaĝula klerigado ebligas enprofundigi la sciencan mondkoncepton kaj liberigi la homojn de superstiĉoj.

En la tuta civilizita mondo andragogio postulas likvidi analfabetismon, per kiu estas malfeliĉigata preskaŭ duono de homaro. Tuj post la jaro 1945-a parto de andragogoj strebis eduki civitanojn por la komuneco de nacioj. Nuntempe oni pli akcentas postulon de la edukado en socia respondeco, substrekante la solidarecan sintenon. Andragogio agnoskas teknikan progreson. Ĝi zorgas ankaŭ pri integriĝo en kadro de la nacio kaj inter nacioj.

KLASIFIKO de la plenaĝula klerigo estas tre malfacila pro abundeco de institucioj, de metodoj kaj de formoj. La koncernajn instituciojn oni dividas inter la lernejaj (lernejoj, kursoj) kaj ripozecaj (kleriĝejoj, klubejoj, kulturdomoj ktp.).

Prikonsiderante la esencon ni povas diferencigi: fak-, politik- kaj ĝeneralklerigon. El vidpunkto de lernodevo ni apartigasla ĝustan funkcion de plenaĝula klerigado kajla anstataŭan (nivelo de elementa lernado lerneje kaj kurse). Formojn de la kleriglaboro oni dividas inter intensivaj (malgrandaj, sed aktivaj grupoj)kaj ampleksivaj (koncernantaj grandan nombron de homoj).

Jozef Chalasinski en la libro “La sociologia fono de kleriga laboro” menciis 8 funkciojn de plenaĝula klerigado: popularigan, integran, apartigan, adaptan, ekonomian, politikan, konservativan kaj konstruivan. Laŭ Tadeusz Nowicki ekzistas jenaj funkcioj de plenaĝula klerigo: egeliga, adapta kaj renoviga (la perfektiganta ĝisnunajn kvalifikojn).

PARTOJN de andragogio oni mencias jenajn:

1. Eduka teorio por plenaĝuloj, traktanta aferojn de la edukado socimorala, higiena, estetika. En la parto komencas apartiĝi:

— andragogio de laboro a) industria; b) agrikultura;

— andragogio de ripozado;

— gerontologio, okupiĝanta pri kulturklerigaj bezonoj de maljunaj homoj.

2. Didaktiko de plenaĝuloj, en kiu estas diferencigataj 9 sekvaj sistemoj:

— klasleciona, — klerigkoresponda, kleriĝado per tn. viva vorto,

— kleriĝrondoj, — memlernado per a) filmoj, b) muzeoj, c) turismo.

En la didaktiko oni diferencigas teorion de legado, popularigo, kaj memlernado.

3. Historio de la praktiko kaj teorio plenaĝulkleriga.

EN LA ESPLOROJ andragogio profitas helpon de:

— psikologio evolua,

— psikologio eduka,

— kultura sociologio,

— filozofio,

— etiko,

– ekonomio politika,

— higieno,

— demografio kaj

— historio.

Al urĝaj esplortaskoj de andragogio apartenas: problemoj de la eduko de laboranta junularo kaj de plenaĝuloj; antaŭ ĉio la eduko sociiga kaj porlabora (i.a. la laborejo kiel edukmedio, eduko por inventado kaj raciigo ktp.); la eduko civitana kaj mastruma kun maredukado; eduko por kultura ripozado; teorio de kursoj; teorio de lernolibro por plenaĝuloj; metodiko instrui plenaĝulojn; metodiko klerigadi kaj edukadi en popolaj universitatoj.

ESPLORMETODOJN andragogio aplikas samajn kiel pedagogio, apogiĝante je la dialektika materialismo. En la esploroj ĝi tamen konsideras diferencon de plenaĝuloj, do tion, ke ili profesie laboras, mem gvidas sian evoluon, havas pli grandan praktikon, estas pli kritikemaj rilate al si mem kaj siaj spertoj. La andragogiajn esplorojn gvidas altlernejoj kaj apartaj institutoj por plenaĝula klerigado, kiuj ekzistas en multaj landoj kaj urboj, ekz. en Leningrado, Prago, Lajpcigo, Londono k.a. Andragogia Instituto ekzistis en Varsovio

— pàgina 7 del PDF —

IO

ĝis 1939-a kaj nun ĝi apartenas al Varsovia Universitato. Krom la libroj ĉiproblemaj aperas preskaŭ en ĉiu lando apartaj revuoj (en Pollando ĝi estas “O$wiata Doroslych”“).

Andragogia problemaro aperis jam komence de la evoluo de pedagogio (en kadro de filozofio), do jam ĉe Platono kaj Aristotelo. El inter polaj sciencistoj tuŝis ĝin Szymon Marycki (1516-1574) — la profesoro de Krakova (Jagiellona) Universitato — en la verko “Pri lernejoj aŭ akademioj libroj ambaŭ” (1551). La andragogia pensaro de Marycki estis tre kuraĝa kaj eĉ pli progresa ol ĉe Jan Amos Komensky (1592-1670), esprimita en “Granda Didaktiko” (1657). Nur en la postaj verkoj Komensky opiniis pri la lernado dum tuta vivo. La andragogian koncepton skizis ankaŭ la utopiaj socialistoj — Tomaso Morus (1478-1535), Tomaso Campanella (1568-1639) kaj Roberto Owen (1771-1858).

Andragogiaj pensoj pli intensiĝas, kiam la klerigo de plenaĝuloj estiĝis la fakto socie ampleksa, de post la XVIII jarcento. Memorinda ĉi-rilate estas J.A.M. Condorcet (1743-1794), la granda franco, kiu en la “Projekto de organizo de publika edukado” (1792) skizis sistemon de plenaĝula klerigado kune kun la motivado.

En Pollando la aferojn de plenaĝula edukado tuŝis pensuloj de la XVII jarcento, kiuj en kadro de la Komisiono por Nacia Edukado postulis la pedagogian instruon por gepatroj. Pli frue ol ie ajn projektis kaj realigis la ideon de kulturdomo Pawe! Brzostowski (1739-1827), kiu jam ekde 1767 instruis kamparanojn en Mereĉ (Litovujo) legi, geografion kaj historion.

Science okupiĝis pri la problemoj Ludwik Krzywicki (1859-1941) komence en artikoloj kaj poste en la disertacio “Pri sistemo de instruiteco kaj pri la instruiteco ĝenerala”, aperigita en la “Konsillibro por memlernantoj” (partoIV) a ETSOVIO, 1902 j. Ekde la tempo plimultiĝas nombro de andragogiaj priaboroj.

Elpoligis mag. Tyburcjusz Tyblewski

BIBLIOGRAFIO:

K. Wojciechowski: La bibliografio de plenaĝula klerigo. Varsovio 1962. (Bibliografia oswiaty doroslych).

P, Urbaĥczyk: Didaktiko por plenaĝuloj. Vroclavo 1965. (Dydaktyka dorostych).

A. Kaminski: La libera tempo kaj ĝia problemaro soci-eduka. Vroclavo 1965. (Czas wolny i jego problematyka spoleczno-wychowawcza).

K. Wojciechowski: Edukado de plenaĝuloj, la problemoj de andragogio. Vroclavo 1966. (Wychowanie doroslych, zagednienia andragogiki).

X) En la monata revuo “O$wiata Dorosiych” (La Klerigo de Plenaĝuloj) jam kelkfoje aperis artikoloj pri esperantismo, i.a.: “Esperanto helpas formi la internaciecan mondkoncepton” kaj pri someraj E-universitatoj.

Malŝparo de mono kaj persona inkubo ?

de d-ro l.C. Thimann, supera instruisto por lingvoj, Nottinghama Gimnazio, Anglujo.

La Nottinghama Gimnazio estas solide kompetanta akademia institucio. Antaŭ 1966, kiam ni instalis la 15 unuajn budojn de nia lingvo-laborejo, — nun pliigitaj ĝis 30 — preskaŭ ĉiuj niaj OF-nivelaj kandidatoj en la franca kaj germana sukcesis; estis same ĉe A-nivelo, kie estis ĉiam bona proporcio da A-gradoj. Dum la plimulto da jaroj ni gajnadis du aŭ tri “Publikajn”” premiojn. Per ordinaraj klasmetodoj kaj konstantaj interŝanĝoj kun Francaj, Belgaj aŭ Germanaj lernantoj ni atingis supermezajn buŝajn rezultojn.

Ŝajnis, do, ke oni povos gajni malmulton per la instalo de lingva-laborejo, kun la rezulta enkonduko de supraĵaj aŭd-lingvaj kursoj, kiuj malpliigas tiun bonegecon en la skribita lingvo, kiu garantias materian rekompenson. Ni jam estis humiligitaj pro du jaroj de aŭd-vida laboro de eksperimenta grupo kiu, en la mez-lernejo, estis malfacile integradebla en grupojn kun aliaj knaboj edukitaj laŭ tradiciaj metodoj. Estis neeble izoli la grupon tute tra la lernejo; pro ilia relativa neprogresado en formala gramatiko kaj skribaĵoj, kiel ankaŭ ilia iom turist-simila vortprovizo, oni nur miksis oleon kun akvo.

Pasis tri jaroj de post la inaŭguro de la laborejo, tamen estas ankoraŭ malfacile kalkuli ĝian valoron. La mondo de la moderna lingvo ankoraŭ atendas unu el tiuj tedaj ekspertizoj per kio, supozeble, du grupoj kun identaj inteligentoj, kiuj havas instruistojn de ekzakte egela merito, kiuj pasigas ekzakte la egalan tempon, ampleksas definitivan asignon da studado, unu grupo en la klasĉambro, la alia en klasĉambro kaj/aŭ laborejo, kaj tiam submetitaj al la sama ekzameno, kiu estos poentita en identa maniero per la samaj ekzamenistoj.

En Usono la lastatempa Keating-raporto sugestis, ke lernantoj, kiujn oni instruas en la laborejo, estis konsideringe malpli kompetentaj ol siaj pli ortodoksaj similuloj, je la fino de la sama kurso; sed ni ne scias ĉu eksteraj kondiĉoj, disciplino, stimulo, instru-sagaco, ktp. estis identaj. Kiam, do, oni demandas al mi: “Kian bonon (aŭ efektivan malutilon) la laborejo faris al vi?”, mi nur povas doni provan kaj treege personan ekspertizon.

Ĉi tiu ekspertizo estas je du niveloj, loka kaj nacia. Interne de la lernejo, mi dirus ke ni asimilis la laboron de la lingvo-laborejo en la kutiman programon sen malutilaj, kaj, fakte, kun utilaj rezultoj. Je la nacia nivelo, tamen, mi pesimismas. Sen formale aliĝi al la malprogresan movadon, mi dirus ke ni malŝparas multe de la peno en nia instruado; ni neniam atingos buŝan bonegecon en grandaj klasoj sub la ombro de skrib-ekzamenoj. Plue, tia buŝa lerteco, kian ni ja atingas, estas grandparte disĵetita per la trofrua ĉesigo de la lingvo-instruo.

Mi volus emfazi, ke tiaj modestaj gajnoj, kiajn ni jam atingis, dependas de tute idealaj kondiĉoj: admirinda maŝinaro, prizorgita de ekstere, kaj kontrolita de interne de pluraj treege kompetentaj instruistoj; kanboj kun mem-disciplino kaj forta stimulo. Ni havas tute surbendigitajn kursojn por la unua kaj dua jaroj de la franca kaj la germana, kaj baldaŭ akiros la trian jaron de la franca kurso, kune kun surbendigitaj kursoj en hispana kaj rusa por komencantoj en la sesa jaro; estis sufiĉe da tempo kaj inĝenieco por la produktado de multnombraj sonbendoj je pli altaj niveloj, kaj por la planado de originalaj lecionoj por plibonigi legadon kaj tradukadon.

Se ĉi tiuj favoraj kondiĉoj ne ekzistas, tiam la lingvo-laborejo devas prezenti malŝparon de tempo kaj personan inkubon, aŭ ambaŭ. “Al ĉiu, kiu havas,”

k En britaj gimnazioj okazas O-nivelo ekzameno post 5 jaroj kaj A-nivelo post 7 jaroj de duagrada edukado. 11

— pàgina 8 del PDF —

informas la Biblio, “estos donite”; kaj se kondiĉoj jam estas bonaj, la maŝino plibonigos ilin.

Por reveni al niaj atingoj. Parol-maniero (de kaj lernanto kaj instruisto) rimarkinde pliboniĝas: kvankam, post kuraĝiga leciono je vendredo, daŭras ankoraŭ la lundomatena klasĉambra elparolo, kruda giganto, kontraŭ kiu oni devas batali tute denove. Nek estas multe da atestaĵo, ke bona parolmaniero akirita dum fruaj jaroj daŭros ĝis O-nivelo se oni permesos al ĝi malboniĝi.

La respondoj de la knaboj al demandaroj montras, ke oni nun opinias, ke lingvo-lecionoj estas nun multe pli ĝueblaj. Ci tiu, eble, estas la plej grava gajno. Oni nun oferas al ili multbezonatan diversecon, mekanikan plezuron, pli grandan aktivecon kaj personan kontentigon — vidu la serafajn aspektojn de pli junaj knaboj dum reaŭdigaj sesioj; kvankam novaĵeco, speciale inter la pli spertaj, rapide povas cedi al enuigado kaj cinikeco; la knaboj ankaŭ malŝategis rapide movantajn bendojn kiuj konfuzas, kaj bendojn kiuj surhavas tre longajn ekzercojn.

La laboro en la laborejo iukvante superfluas en ordinarajn lecionojn; pli granda gramatika facileco, kaj eble tenado de vortprovizo — kvankam ĉi tiu ankoraŭ restas kiel neesplorita teritorio. Demand- kaj -respond-bendoj por la O-nivela buŝa ekzameno provizas utilan materialon por “gviditaj” verkaĵoj.

Kelkfoje kolegoj esprimas dubojn; ekzemple, 30 en laborejo estas troe. Certe, ĉe la konzolo, mi sentas min kvazaŭ en ia vastega fabrikejo. Certe, multe da malbona prononco okazas, pri kiu mi ne povas tuj komenti, kaj kiun miaj lernantoj ne povas aŭ ne volas korekti. Plue, se la tempo estas limigita, kiel dum la trijara germana kurso je O-nivelo, aŭ kun la franca en la mez-lernejo, nun malpliigita ĝis kvar periodoj semajne, ordinaraj lecionoj suferos pro premado.

La laborejo donas al ni modernan koncepton. Antaŭ tri jaroj oni brue malŝarĝis la ekipaĵon dum stab-kunveno. “Kio ajn estas tio?” iu ekkriis.

“La lingvo-laborejo”, mi respondis, kaj estis ridegoj kiuj daŭris dum pluraj minutoj. Oni nun estas akceptinta ĝin, kaj ĝi donas al ni pseŭdo-sciencan prestiĝon, kaj bonvenan liberiĝon de malgajeco.

Baze, nia laborejo estas ĝuebla luksaĵo. Ni povus reiri, sen teruraj rezultoj, al antaŭaj kutimoj; kvankam ni farus tion kun iom da bedaŭro.

Traduko de Jack Heath de artikolo kiu aperis en Times Educational Supplement, Londono, la 14-an de nov. 1969. Kun afabla permeso de la redaktoro.

Aŭdo kaj muzikeco

Multaj kaj variaj estas la fenomenoj en la mondo, kiujn ni perceptas kaj ekkonas per niaj kvin sentoj. Granda parto de ili estas objekto de nia aŭda organo. Per ĝi ni konatiĝas kun la sonoranta sfero de la realeco kaj difinas nian rilaton al ĝiaj objektoj kaj fenomenoj. Sen nia aŭdokapablo ne estus ebla la komunikiĝo inter la homoj parole kaj la tuta naturo dronus en absoluta silento.

Sampempe kun la fizika aŭdo, grandan signifon havas ankaŭ la muzika aŭdo. Nome per ĝia helpo la homaro ĝuas la plej ŝatatan arton, la muzikon, kio senpere esprimigas tion, kion la ordinaraj vortoj ne estas kapablaj esprimi — la homajn sentojn, pensojn kaj humorojn.

La muzikaŭdo estas kapablo de la homo percepti, ekmemori kaj reprodukti muzikaĵon, ankaŭ distingi la muzikajn sonojn laŭ alteco. Dank” al ĝi la homo povas kontroli la plenumadon kiam li mem, aŭ iu alia kantas aŭ ludas.

Ĉia muzika aktiveco — la scipovo aŭskulti, plenumi kaj verki muzikon — senescepte dependas de la evoluinta grado de la muzikaŭdo kaj ankaŭ de la muzikeco, kiu prezentas kapablon pri emocia perceptado al la muzikenhavo. La homa lerteco aŭskulti kaj ĝui muzikon estas ankaŭ arto, ĉar multaj aŭdas sed malmultaj aŭskultas emocie kaj povas kompreni la riĉan muzikan enhavon.

La sonoj en la muziko estas ordigitaj laŭ severa logika ordo, konforme al la arteca enhavo. Ciu muzikverko efektiviĝas en la tempo. Gi havas sian komencon, disvolvon kaj finon. La aŭskultanto devas atente postobservi ilin. Krom tio, ĉiu muzikverko havas difinitan formon respondan al la muzikenhavo.

Estas ankaŭ diversaj muzikaj esprimiloj kiel melodio, harmonio, metroritmo, tempo, dinamiko k.t.p. Ju pli bone oni komprenas la muzikajn leĝkonformecojn kaj emociiĝas des pli evoluintan muzikaŭdon kaj muzikecon oni havas. De siaflanko la penetrado en la muzikenhavo kaj la konsciado de la muzikaj esprimiloj helpas la disvolvon de la muzikaŭdo kaj la muzikeco. La baza indekso pri bona muzikeco estas ne nur la esto de la muzikaŭdo, sed ankaŭ la kapablo emocie percepti kaj travivi la muzikan enhavon. Ciu, kiu povas emociiĝi aŭskultante muzikon, posedas bonan muzikecon. Se iu havas bonan muzikaŭdon, facile distingas la sonojn laŭ alteco, povas eĉ nomi la sonojn, sed ne emociiĝas, ne povas senti la muzikan enhavon, ne eksentas estetikan ĝuon aŭskultante, li ne montras bonan muzikecon. La plenvalora muzikaŭskultado dependas ne nur de la evoluinta grado de la muzikaŭdo, sed ankaŭ de la akirita muzika sperto, de la konoj pri la leĝoj de la muzika arto, kaj de posedado de la muzika sento — la muzikeco.

La muzikaŭdon kaj la muzikecon posedas ĉiu homo en diversa grado. Ili ne estas denaskaj, sed produkto de historia homa evoluo dum kiu ili formiĝis kaj perfektiĝis. Iom post iom la organo de la fizika aŭdo akiris novajn kvalitojn de “muzika orelo”, kapabla percepti kaj diferencigi la plej kompleksajn aŭdsentojn en la sfero de la muzikarto, verki muzikon kaj krei publikon, kapabla emociiĝi kaj kompreni ĝin. Denaskitaj estas nur la naturaj inklinoj, kiuj diferencas laŭ kvalito-grado. Tio signifas, ke ne ĉiuj povas esti, ekzemple komponisto, dirigento, fama muzikisto; por tio necesas klare esprimitaj koncernaj inklinoj kaj konforma muzika preparado ligita kun obstina laboro. Sed ĉiu povas ĝui kaj kompreni laŭ sia muzikeco la muzikon.

La muzika psikologio pritraktas la problemojn pri muzika aŭdo kaj muzikeco kiel homaj kapabloj, kiuj evoluas laŭ la procezo de la muzikedukado kaj instruado.

La gepatroj, la instruistoj kaj la tuta socio estas vigle priinteresitaj de la muzika edukado de la junularo, ĉar de tiu dependas ĝenerale la florado de la muzika kulturo. La infana kaj lerneja aĝo estas la plej konvena periodo, kiu ne devas esti preterlasita. La familio, la infana ĝardeno kaj la lernejo aparte kaj komune povas multe kontribui pri la muzikestetika edukado de la kreskanta generacio. Ili devas efike helpi la disvolvon de muzika aŭdo kaj la muzikeco de la infanoj pere de esprimplena kantado, ludado kaj aŭskultado de plej bela muzikaĵoj.

La evoluo de la muzika aŭdo kaj la muzikeco de nia junularo ne estas memcela tasko. Ĝi kondukas al efika edukado de arteca gusto, kiu estas forta kriterio por distingi la belegan, realecan muzikon de la dekadenca, formalista muziko.

La morgaŭaj konstruantoj de la vivo devas scipovi, aŭskulti kaj kompreni la muzikajn verkojn, ĝui ilian belecon kaj reverki ties belecon en la vivo mem.

Nur tiam la muziko povos plenumi sian gravan socian funkcion kiel potenca estetika rimedo, nobligi la korojn, altigi la menson kaj fortikigi la volon de la homoj.

Canko Kolev

13

— pàgina 9 del PDF —

Skribarto

Komuniki kun la aliaj homoj, ĉu de ĉiam ne estas unu el la zorgoj de la homo? En nia moderna mondo, malgraŭ televido, radio, magnetofono, la skribo restas la plej uzata komunikilo. Kial do ĝi ne estas la celo de la konstanta zorgo de la edukistoj? Eble kulpas la oficialaj instrukcioj, kiuj, konsiderante la skribon nur kiel ilon, limigis la esploron al la tehnika kampo. La plej multo de la instruistoj rigardas tiun problemon solvita. Kaj tamen …

“La skribo estas esprimrimedo; kiel la lingvo, la gesto, la irmaniero, ĝi karakterizas individuon kaj dependas de faktoroj, kiuj estas propraj al ĝi: korpa kaj mensa kreskado; morfologio; amkapablo; emoj …” (Dottrens)

“En la skribo, same kiel en la libera desegnado, liberiĝas la profundaj emoj de la personeco, tiel ke estas necese ĝin konsideri kun multe da respekto kaj prizorgo”. (Albert du Jalou)

Novaj problemoj ekestas:

— La skribo spegulante la karakteron, ĉu oni lasu la infanon skribi, kiel ĝi volas? =

— Se ne, kiajn celojn ni devas fiksi al ni? Kiel ni devas interveni? Cu oni lasu la infanon skribi, kiel ĝi volas?

Legebla skribo necesas por la infano, ĉefe en niaj klasoj, kie la korespondado okupas tiel larĝan lokon. Por ke leteroj kaj albumoj estu akcepteblaj, necesas, ke la infano atingu plenan regadon de sia ilo. Kiajn celojn ni devas fiksi al ni?

“La lernejo devas instrui belan kaj ne rapidan skribon”. (Dottrens)

“Oni strebos en ĉiuj ekzercoj al korekta, legebla, pura skribo … Oni klopodos atingi, se eble, elegantan kaj agrablan prezentadon”. (Oficialaj instrukcioj de 1938 por klasoj de 13-jaruloj). Kion signifas korekta skribo?

— ĉu estas skribo laŭ la reguloj?

— skribo kun dikaĵoj (skribo kun dikaj kaj maldikaj strekoj)?

— skribo per presliteroj aŭ kunligitaj literoj?

— skribo oblikva aŭ vertikala?

Kion faru la instruisto antaŭ tiu diverseco? Li estos devigata elekti siajn regulojn, siajn majusklojn, la formon de sia skribo. Antaŭa konsento necesas inter ĉiuj instruistoj de la sama lernejo. Cu trudi la saman skribon al ĉiuj infanoj?

“Kaligrafia skribo, kiu ekzakte reproduktas modelon estus malkvietiga signo post la 9-a aŭ 10-a vivojaro. Gi montrus, ke la personeco de la infano ne povas esprimiĝi”. (Albert du Jalou)

Trudi la saman skribon al ĉiuj estas neebla kaj malbona. La skribo tre rapide personiĝas en niaj klasoj; la libera esprimado, konsciigante la infanon pri si mem, certe estas la ĉefa kaŭzo. Necesas tamen elekti; ĉar moderna simpligita skribo ankoraŭ ne estas proponita al ni, kion ni elektu, ĉu kunligita, ĉu preslitera skribo? Kiun ilon ni akceptu?

— la plumingon kun pinta plumo?

— la plumingon kun ronda plumo?

— la globetkrajonon?

La oficialaj instrukcioj rekomendas, en la unua klaso, la skribon per kunligitaj minuskloj, kiun oni kutime faras per plumingo kun pinta plumo. Multaj instruistoj, ho ve! obeas sen pripenso. Ĉu ili ne lernis per tiuj iloj? Sed ĉu ili ankoraŭ uzas ilin? Cu la ruĝa globetkrajono ofte ne anstataŭas kaj plumingon por modeloj kaj rimarkoj?

Dottrens, kiu spertis la presliteran skribon, opinias, ke ““la lernado por S, 6 aŭ 7-jaruloj, de la 26 signoj de la skribo, majuskloj kaj minuskloj, al

kiuj necesas aldoni la 52 presliterojn, estas psikologia neeblaĵo, la perceptado de la formoj en tiu aĝo ne ebligante la necesajn distingojn. Estas necese simpligi la desegnon de la literoj. Skribo de plenkreskulo pruvas, ke

— ni kunligas la literojn ĉiufoje kiam la ligsigno plifaciligas la desegnon de la vorto;

— tuj kiam la ligado postulas komplikan movon, ni levas la plumon kaj daŭrigas iom pli malproksime …

Nur 10 ĝis 1596 nature emas ligi”.

Kaj la elekto de la ilo?

Plumingo aŭ globetkrajono?

Enketo farita (en 1964) ĉe trideko da homoj el diversaj medioj montris, ke 8094 uzis la globetkrajonon. Kial ne akcepti ĝin en la lernejo? Kion oni riproĉas al ĝi?

— ĝi ofte estas malpura

— la foresto de ĉia penado instigas skribi rapide sed tre malbone.

Sed la problemo restas ne solvita, ĉar post la lerneja tempo, la infanoj skribos per la globetkrajono: kaj forĝante oni iĝas forĝisto.

Kiujn gvidliniojn sekvi?

— ne trudi al ĉiuj infanoj la saman skribon;

— tamen ne lasi ilin skribi, kiel ili volas;

— helpi ilin havigi al si belan skribon.

Kio estas bela skribo?

Fakte temas pri legebla skribo kaj puraj kajeroj. Tion oni povas akiri rapide per malgrandaj sed oftaj venkoj.

Kiel doni al la infano la bezonon bele skribi?

— per la korespondado

— per la koopera etoso de la klaso.

Kion povas alporti la korespondado?

La kritikoj de la korespondanto ĉiam efikas. Kion oni ne faru por plesurigi lin? La skribo influas la karakteron same kiel la kraktero influas la skribon. Kiam la volo progresi eniris la infanon, ĉiu proponita helpo estas akceptita de li kun plezuro. La instruado povas esti individua aŭ kolektiva. La perfektiĝo estas individua afero inter la infano kaj la edukisto. Ci lasta “soifigu”.

Kiel korekti perturbitajn skribojn?

La problemo por la edukisto estas trovi la kaŭzon, kiu perturbas la karakteron kaj sintenon de la infano. Povas esti kora konflikto aŭ nova perturbo. Ne trudi sed krei interhelpan, ĝojan etoson. Helpe de la libera esprimo, eble ni sanigos niajn nestabilulojn kaj nervemulojn.

Artikolo de Jean LE GAL

aperinta en “Dossier pedagogique

de l’Ecole Moderne” tradukita de Jeannine Vincent kun permeso de la aŭtoro.

15

— pàgina 10 del PDF —

16

Pri la instruado de la gepatra lingvo

de Jeannine Vincent, Francujo.

Kiam la infanoj atingas la aĝon de la deviga lerneja vizito, kion ili scias lingve? Tiu scio estas tre diversa laŭ la infanoj mem, sed ĉefe laŭ la familia kaj socia medio. Kompreneble, infano de akvokato aŭ de inĝeniero havas multe pli riĉan vorttrezoron ol tiu de simpla laboristo kaj tiu diverseco povas naski gravajn malfacilaĵojn sur la instrua kampo.

Kiel alporti rimedon al tiu situacio? Plej ofte nun, la infanoj jam vizitas lernejon aŭ infanĝardenon, antaŭ ol atingi la aĝon de la deviga instruado. En tiuj domoj, ili povas libere paroli kun la prizorgantinoj kaj jam akiri sufiĉan lingvoscion por esprimi la plej simplajn pensojn kaj bezonojn. Tio ja estas nur daŭrigado de la natura lernado pere de la familianoj. Cu tiu natura metodo plue estos uzata en la elementa lernejo? Cu ĝi sufiĉos por doni al la infanoj la rimedon por esprimi sin pli precize, pli komplete? Kelkaj pedagogoj opinias, ke jam ekde la unua klaso, estas necese sisteme instrui al la infanoj vortlistojn pri iu difinita temo. Ekz: la unuan semajnon, oni konversacias pri la nova lernejo, la duan semajnon pri la vinberrikolto k.t.p., supozante, ke tiu temo, elektita de la instruisto, nepre interesos la lernantojn, ĝuste en tiu semajno. Aliaj pedagogoj observis la infanajn reagojn kaj konstatis, ke tio, kio interesas unu, lasas la najbaron tute indiferenta kaj venis al la konkludo, ke ankaŭ en la elementa lernejo, estas necese lasi al la infanoj plenan liberecon sin esprimi. Tiel naskiĝis la “libera teksto”, verkita de la infano, kiam li havas ion interesan por rakonti. Li alportas sian tekston al la lernejo, legas ĝin antaŭ la tuta klaso. Kun la helpo de la instruisto, li klopodas forigi la erarojn, la nekorektaĵojn, trovi pli ĝustan esprimon, plibeligi sian stilon. Krome, se li havas la eblecon interŝanĝi siajn tekstojn kun lernanto de alia klaso, tiam li povas kompari kaj estas alte stimulita en sia lernado. Tre rapide lia lingvoscio progresas, indiferente ĉu li estas filo de ĝardenisto aŭ de kuracisto, kaj tio ja estas bona rezulto.

S-ino J. Vincent, Francujo.

Sperto en sonbenda lingvo-lernado

Ekzistas bonaj kursoj, kiuj utiligas diskojn kiel prononcadan modelon kaj por aŭdigi la lernendajn tekstojn. Certe tio estas bonega ideo — tute ne nova laŭprincipe, — ĉar ne nur por la artikulacio sed ankaŭ por la tutaĵo de lernenda lingvo aŭdado efikas. Sed la aŭdigo fare de diskoj estas limigita:

4 disko ne eblas kontrolon de la propra prononco kaj

4 la relative malmultaj tekstoj nur pritraktas malmultajn kampojn aŭ aferojn.

Ĉi tiu bedaŭrinda fakto — kies mencio tute ne estu riproĉo je ia diska kurso — en rilato al propraj spertoj kaj tiuj, kiujn aliaj estas farintaj (eĉ en universitataj kaj similaj institutoj) jam antaŭ multaj jaroj, sugestis min pripensi plifaciligon de lingva studado.

Unua tre frua sperto sur tiu kampo estis jena: Mia frato kiel lernanto devis parkerigi poemon, kio estis malagrabla kaj malfacila agado pro la senrimeco de la teksto. — Mi mem — du jarojn pli juna — kuŝis ie komforte kaj komplete malstreĉe, kaj mia tuta agado nur estis aŭdi kaj ne atente aŭskulti. Malrapid-paŝe mia frato tramigris la ĉambron dum siaj pervoĉaj lern-

klopodoj. Do post mallonga tempo suflore mi kapablis helpi lin. — Kaj tiam, post du jaroj, mi devis lerni la saman poemon: sed tio ne necesis, ĉar mi ĝin ankoraŭ sciis. Mi tute ne asertas esti pli inteligenta ol mia frato, sed laŭ la cirkonstancoj mi ne streĉis mian menson, t.e. mi estis “malfermita” por subkonscia “enfunelado”. Tiamaniere eĉ dormante eblas lerni, kiel pruvis eksperimentoj universitataj.

Sekvis aliaj spertoj parte alikampaj: Sed la rezultoj ĉiam estis la samaj; ju pli malstreĉe iu troviĝas, des pli facila estis la lernado. — Ciuj, kiuj posedas magnetofonon, havas bonan ŝancon daŭrigi aŭd-vidan vojon ankaŭ post la kurso per iuj bonstilaj tekstoj el postkursnivelaj libroj aŭ revuoj. Do eĉ dum la diska kurso estas rekomendinde utiligi sonbendon kiel kontrolilon: simple komparu viajn proprajn parolaĵojn kun la diskaj. Kaj finfine vi havos du aŭdeblajn kursojn, diskan kaj sonbendan, proprevoĉan. — Vi ankaŭ povas aŭdigi nur presitan lernolibron kaj tiel estigi aŭdigan kurson.

Sed estu paciencema, ĉar via propra voĉo ege trompas vin ; ĝia sono, kiun vi kutime aŭdas, ne samas al tiu, kiu estas aŭdebla por aliaj. — (Tial multaj ne ekkonas la propran voĉon je sonbenda reludo.) — Tio estas la kaŭzo por tio, ke nura ripeto de la diskaj frazoj ne estas fidinda kaj taŭga kontrolo pri la propra prononco. Alivorte, sonbenda kontrolo estas kvazaŭ deviga kompletigo de diska kurso, ĉar tiu kombinita laborstilo kvazaŭ samas lingvolaborejon.

Jen alia kaŭzo por necesa paciencemo: Mikrofono estas demona objekto; kvankam sendanĝera (ĉar ĝi ne mordas! ), tamen almenaŭ dum la unua tempo estas ekscitante surbendigi permikrofone. Mi ne scias ian kialon, ĉar ja eblas ripeti respektivan parton, se iu misparolaĵo okazus. Sed per sia malsubaĉetebleco la demona objekto, kies nomo estas mikrofono, montras al vi kaj al ĉiu alia aŭdanto ĉiun malklarecon de la propra artikulacio — ankaŭ rilate la gepatran lingvon. Ne ĉagrenu, se necesus ripeti frazon tri- aŭ eĉ kvar-foje. Sed nepre estas rekomendinde estingi erarplenajn frazojn tuj, por ne subkonscie absorbi malkorektaĵojn.

La sonbenda parolaĵo nur estas la unua parto de la sonbenda agado. La alia — kaj pro ĉi tio ne toleru kiun ajn eraron en la sonbenda teksto — estas la aŭdigo resp-e aŭskultado. Aŭdu ĉiutage ĉirkaŭ duonan horon, kaj kelkfoje aŭskultu atente, plej eble samtempe kunlegante tekston. Por ebligi tiun sukcesplenan vojon estas rekomendinde legi la tekstojn surbende ne laŭ libro aŭ gazeto, sed utiligu pro tio bone tralaboritan manuskripton, precipe, se vi ofte ŝanĝas tekstfonton. Novajn vortojn enŝovu de tempo al tempo, avantaĝe post ia alineo. — Daŭrigu la surbendajn parolaĵojn ĝis la tuta bendo estas plena. Tiam vi verŝajne ne plu bezonas la plej malnovajn frazojn resp-e tekstajn ĉapitrojn; reuzu vian bendon por novaj lingvaĵoj samtempe forigante la plej malnovajn.

La rezulto de tia sonbenda agado estas multflanka:

1 Komence vi havas kontrolon, ĉu vi parolas laŭ la internacia modelo;

1 post diska kurso avantaĝe vi eblas daŭrigi la studadon samvoje helpe de aŭdebla modelo;

1 subkonscie vi akiras plimulte da lingva kapablo ol eblas per konscia streĉo, kio ne volas diri, ke vi ne ĉiun aferon nepre devas kompreni komplete kaj intelekte antaŭ ĝia surbendiĝo.

Post kelkaj — malmultaj — semajnoj aŭ eĉ tagoj vi konstatos jenon: Se vi volas uzi parolturnon, ĵus kiam vi pensas al la koncerna nocio, rememore interne vi aŭdas — kvazaŭ kiel parolon de ia lingva konscienco — ekzemple “.iĝ- neniam uzu kune kun ita-formo!”” aŭ “$£is, al kaj tra jam — per si mem — esprimas direktojn, kaj neniam ilin utiligu kune kun n-formo! ”. Se vi surbendigas nur-presitan lernolibran tekston kaj ĝin aŭdis nur kvinfoje eĉ subkonscie dum viaj matenaj agadoj kiel lavado, vestado k.s. aŭ dum aliaj samspecaj okazoj, la lingvaj ekzemploj tiel profunde estas enigitaj en la subkonscio, ke vi aŭtomate reagas laŭ la ĝusta vojo por eviti erarojn. 17

— pàgina 11 del PDF —

20

Kimie kaj Raif Markarian, kiuj venis kiel gastoj de la Esperanto-sekcio de la “Movado-Freinet”.

Japandevena s-ino Markarian demonstraciis la Sorobanon, japanan kalkulilon, en fakkunveno de la matematikistoj; s-ro Markarian, angla lernejestro, prelegis pri la vivo de la brita eduka pioniro, A. S. Neill, kies ideoj multrilate similis al tiuj de Freinet.

Ges-roj Markarian deĵoris ĉe la konstanta Esperanto-ekspozicio, aranĝita de s-ro L. Lentaigne (Montpellier) kaj E. Plutniak (Liĉvin) kaj liaj kunlaborantoj de la Esperanto-sekcio.

Ne-Esperantistaj konferencanoj ofte aŭdis Esperanton kaj povis konstati ĝian praktikan valoron en internacia kongreso.

Raif Markarian.

17-a Eŭropa Semajno en Hannut (Belgio)

Profesoro Van Horebeek malfermis la 17-an eŭropan semajnon.

Amikaj rilatoj rekte estiĝis inter la partoprenantoj, kiuj havis la honoron esti akceptitaj de la urbestraro de Hannut.

Antaŭ la 40 ĉeestantoj el 6 diversaj nacioj s-ro Govaers ĝenerala sekretario de “Civisme Europĉen” prelegis klare, precize kaj objektive pri la rimedoj por disvastigi la ideon pri eŭropa civitismo.

Civitismo ĉefe estas sinteno, komprenemo pri la nuntempaj problemoj, sed ankaŭ ago, konscia sindonemo. Civitismo estas samtempe loka, regiona, nacia kaj monda. Oni povas nek kontraŭigi tiujn diversajn aspektojn, nek disigi ilin. Civitano, laŭ la ĝusta signifo de tiu-ĉi vorto, estas samtempe zorgema pri sia loka aŭ regiona komunumo kaj pri la mondaj problemoj.

Kial do “eŭropa civitismo”? — Al problemoj unuflanke regionaj kaj aliflanke mondaj nia respondo — de ni, kiuj loĝas en Eŭropo — povas esti nur eŭropa.

Nia socio devas sin turni al defioj nome: la anonima karaktero de la publika administrado, la problemoj kaŭzitaj de industria socio kaj de maljusteco en la mondo. Por respondi tiujn defiojn, niaj ŝtatoj estas kaj tro grandaj kaj tro malgrandaj: tro grandaj por ebligi partoprenon de la civitanoj, tro malgrandaj por efike alfronti la problemojn de la industria socio. Niaj ŝtatoj estas malhelpaĵoj tiel por malcentrigo (regionaligo), kiel por supernacieco (kunlaborado, kontinentaniĝo kaj mondaniĝo).

Civita edukado estas do tute alia afero ol kurso pri institucioj aŭ propagando favore al nun ekzistantaj eŭropaj institucioj. Gi estas unue konsciiĝo pri la ĝusta graveco de la problemoj por akiri supernacian sintenon. Nur tiam efikaj solvoj estos trovitaj kaj efektivigitaj cele al konstruo de nova socio.

Pluraj el la partoprenantoj scipovis Esperanton, tiun internacian lingvon, kiu estas praktika rimedo por interŝanĝo de ideoj kaj opinioj inter la diversaj laborgrupoj.

Por ripozigi la mensojn ekskurso al urbo Liege gvidita de F. Leclerc sekretario de la E.S. donis al la fremduloj okazon por malkovri la ĉefajn kuriozaĵojn de la urbo, kaj por viziti la mirinde belan bibliotekon de la provinco. Vespermanĝo laŭ tipa Liĉge-maniero finigis tiun malstreĉigan posttagmezon. Fine vespermanĝo vesperfesto kun partopreno de danc-grupo “Danshan” direktita de gesinjoroj Lamproye markis la finon de 17-a eŭropa semajno. Sed antaŭe ellaboriĝis konkretaj decidoj: nome: fondiĝo de eŭropa sekretariejo, Grehen- Strato 1, Hannut, kies respondeculo estas R. Bussĉ. Tiu oficejo centraligos la eksperimentojn provotajn en la diversaj eŭropaj landoj, kie deĵoros respondeculoj. Informado kaj organizo de eksperimentoj estos prizorgitaj en Neder-

lando de O. Hoekstra kaj A-M. Peeraer en Germanio de H. Blumenkamp kaj K. Ruff, en Franclingva Belgio de s-ino Melont kaj P. Humblet, en flandralingva parto de G. Pirlot, en Francio de f-ino R. Triolle kaj G. Turin, en Britujo de M.A.C. Edwards.

R. Bussĉ.

Prepare al plano por Eŭropa Edukado

Raporto de Raif Markarian, Sekretario de la Brita Asocio de Esperanto-Instruistoj

8-a ĝis 10-a de novembro, 1974, Konferenco de la Eŭropa Asocio de Instruistoj (EAI) en la Universitato de Bristolo, Britujo.

Ĉeestis oficistoj (i.a. s-ro Hywell Jones) el la Eduka Fako de la Eŭropa Komisiono en Bruselo, la Prezidanto de la EAI, s-ro Andre Alers, kaj la Direktoro de la Informa Centro por Eŭropa Edukado, s-ro Michel F.J. Govaers.

Inter aliaj temoj estis pritraktita la lingvo-problemo en la EAI kaj en la Eŭropa Komunumo. Parolis du esperantistaj ĉeestantoj, lernejestroj Grahame Leon-Smith kaj Raif Markarian, ambaŭ el Londono. Ili provizis por la informtablo ekzemplerojn de 1) la 1956-a Raporto al la Eŭropa Konsilantaro de s-ino Rehling pri la Instruado de Esperanto; 2) la Esperanto-eldono de la eldonaĵo de la Informcentro de s-ro Govaers, “Eŭropa Dokumentaro”, kiu aperas ankaŭ sub la aŭspicioj de la EAI; 3) broŝuroj pri la Brita Asocio de Esperanto-Instruistoj kaj pri ILEI.

El la 50 ĉeestantoj el kvar landoj multaj informiĝis pri Esperanto.

Unu el la finaj rezolucioj estis, ke EAI kaj la Eŭropa Komisiono starigu studgrupojn por detale studi la diversajn eventualajn solvojn de la lingvoproblemo, inkluzive Esperanton.

Pedagogia enketo

Al geinstruistoj de la tuta mondo.

Mi estas pola instruisto, 39jaraĝa, kaj mi interesiĝas pri problemoj de la lerneja pritaksado de la scioj de la gelernantoj. Aktuale mi laboras en la Instituto pri la Edukado de Instruistoj kaj Klerigaj Esploroj en Katowice (Pollando).

Helpe de nia internacia lingvo, mi volus atingi kiel eble plej grandan gekolegaron laborantan en diversaj gradoj de la instruado, en diversaj lernejaj sistemoj en la tuta mondo. Por mia scienca laboro estas urĝe necesaj sciigoj pri tio, kiel geinstruistoj en la ĉiutaga laboro solvas la edukajn problemojn ligitajn kun la pritaksado de la scioj de la gelernantoj, en diversaj lernobjektoj. Ci-sube mi donas kelke da demandoj, kiuj — mi esperas — helpos al bonvenuloj en la prilaboro de la priskribo.

Mi anticipe dankas pro ĉiu ricevita sciigo, ankaŭ parta. Mian dankemon al la E-movado pro la helpo en la kolektado de la materialoj mi intencas kompresi per la publikigo de la rezultoj de ĉi tiu enketo en Esperanto kaj pola, rusa kaj germana lingvoj. Mi opinias, ke tiamaniere mi donos ankaŭ argumenton pri la utiliteco de Esperanto en la sfero de internaciaj pedagogiaj esploroj.

Al gekolegoj, kiuj resendos siajn respondojn kaj aldonas sian legeblan kaj

— pàgina 12 del PDF —

2

precizan adreson mi aparte dankos per memorbildkarto el Katowice. Mia adreso: Kazimierz Gorzelok ul. Gottwalda 6 g m. 24 40-115 Katowice 12 Pollando.

Enketaj demandoj.

1. Cu vi, sinjor(in)o, uzas iun skalon por la pritaksado de la gelernantoj en via instruobjekto? Se jes, bonvolu priskribi nomojn de la notoj de la skalo (ankaŭ en la nacia lingvo), ilian eventualan nombran (simbolan) enskribon, kaj konsekvencojn, kiuj rezultas por gelernantoj, kiam ili ricevos difinan noton. Se vi uzas neniun skalon de la notoj, bonvolu mallonge priskribi, kiamaniere vi pritaksas viajn gelernantojn.

2. Bonvolu nomi, kio estas kutime objekto de la pritaksoj, kiujn vi atribuas dum la lecionoj de via instruobjekto?

3. Kiucele vi pritaksas la gelernantojn ankaŭ de via instruobjekto?

4. Cu en la pritaksado partoprenas ankaŭ la gelernantoj? Se jes, bonvolu priskribi kiamaniere.

5. Kion oni devas fari, laŭ via opinio, por ke la pritaksado de la instruobjekto estu pli bona instrumento de la edukado?

6. Cu vi dum via pedagogia praktiko trovis iun interesan publikaĵon pri la lerneja pritaksado? Se jes, bonvolu nomi ĝin, ankaŭ en la nacia lingvo (temas pri aŭtoro, titolo, eldonejo kaj eldonjaro).

7. Aliaj diversaj rimarkoj pri la edukado funkcio de la lerneja pritaksado.

Indikoj pri la respondado:

l. Lando……………….

a MOKO sas: PESES sas Rur“

. Plena nomo de la lernejo . Instruiteco

A$ŜO guzeveasces „ SEKSO: sia sie mis

OP ADR

=

„Dato………………

Scienca Esplor-Instituto de ILEI (SEI)

S1 La Scienca Esplor-Instituto (SEI) estas konstanta faka institucio de ILEI, fake apartenanta ĉiam al Universitato, en kiu funkcias oficiala fako aŭ katedro pri Esperanto, rajtigita doni oficialan ŝtatan pedagogian diplomon. (1)

52 Lacelo de SEI estas:

a) lingvokultura- sekvi la lingvoevoluadon kaj kontribui al ĝi: liveri altnivelan, modernan esplormaterialon, taŭgan por la scienca priskribo kaj analizo de la lingvo, prizorgi la antaŭpreparon de novaj esperantologojesploristoj.

„Instruobjekto(j)…………………….sss.ssssesesesesooo.

Kiom da jaroj vilaboras kiel pedagogo? ……………………..

„Eventuala korespond-adreso………………ssssssssssssss…

583

b) literatura- retaksi kaj analizi la ekzistantan E-o literaturon laŭ la postuloj de nuna tempo, selekti la literaturan materialon laŭ ĝia enhava kaj

| forma valoro, cele de la supera instruado.

c) instru-eduka- konstrui ekzaktan instru-modelon de la lingvo, ĝiajn bazajn dokumentojn kaj programojn, cele de ĝia diversnivela instruado (de la elementa ĝis la universitata), kontroli kaj analizi la ekzistantajn instruhelpilojn kaj konstrui novajn, pli modernajn, fake gvidi la PDE-ojn, analizi la testojn kaj liveri al KOK-oj (2), (3), science dokumentitan fakmaterialon, prizorgi la antaŭpreparon de diversnivelaj E-o fakinstruistoj,

E-o fakinstruistaro, organizi kaj gvidi la IPE-ojn (Internacia Pedagogia Ekzameno).

d) historia- science studi la historion de E-o lingvo, literaturo kaj movado, objektive analizi ĝin en ĝia evoluado, sociaj interrilatoj kaj perspektivoj.

e) interlingv- kiel help-studo al Esperantologiaj esploroj SET devas

istika- esti en konstanta rilato kun ĉiuj okazintaĵoj, koncernantaj la planlingvan problemaron por ĝustatempe liveri bezonatajn dokumentojn, SEI, ellaboras novan, science bazitan interlingvistikan koncepton kaj aldonas taŭgan materialon per ĝia supera instruado.

Agadmetodo

a) En la celo de unueca lingvouzo en ĉiunivelaj kursoj SEI fiksas tiujn lingvajn normojn, kiuj en la nuna lingvo-evolua stato ankoraŭ ne estas registritaj. Tiucele la membroj de SEI faras “proponojn”, Ciu regula membro de SEI studas la proponojn kaj balotas. Li rajtas akcepti, modifi aŭ forĵeti la proponon. La propono estas akceptita tiam, se la 3 /4 de la balotintoj akceptis ĝian finan formon. La akceptita propono fariĝas deviga por ĉiuj instru-edukaj institucioj, apartenantaj al ILEI.

b) SEI aktivas surbaze de 10-jara perspektiva kaj 2-jara operacia planoj. (4) La membroj de SEI elektas el la plano la konvenan por ili temon kaj esploras ĝin individue.

La esplormaterialo de SEI estos publikita en la sekvaj periodaĵoj; “ACTA ESPERANTOLOGIA” (5)~aperos ĉiun duan jaron. “Internacia Pedagogia Revuo” (IPR)-enhavos ĉiunumere apartan rubrikon por SEI-informaĵoj.

c) Alla konstanta SEI — materialo apartenas: la seminariaj, kursaj kaj diplomlaboraĵoj de E-o fakaj studentoj perspektive diplomitoj de IPE, la universitataj fakaj lernolibroj, la analizaj detal-studoj kaj la fina analizo de PDE-oj, ĉiuj monografioj, koncernantaj la temojn de la 53 (a-e).

d) La instru-edukaj celadoj de SEI efektiviĝas en la oficiala ŝtata instruado, en la someraj kaj feriaj liberaj universitatoj, en la konstantaj programitaj perkorespondaj pedagogiaj kursoj, se ili aliĝas al SEI kaj petas ĝian fakan konsilon. En tiuj rilatoj SEI estas nur konsulta kaj fakkonsilanta organo.

e) Por pridiskuti la plej aktualajn kaj plej gravajn sciencajn problemojn SEI aranĝas ĉiun duan jaron simpoziojn. La materialo de la

— pàgina 13 del PDF —

24

54

55

56

Sv

58

simpozioj aperos en la ĝin sekvonta numero de “ACTA ESPERANTOLOGIA”.

La konsisto de SEI

SEI havas regulajn kaj korespondajn membrojn. Kaj la korespondaj

membroj de SEI rajtas partopreni la esploran laboron de la Instituto,

sed balotrajton havas nur la regulaj membroj.

a) Regula membro de SEI povas esti tiu membro de ILEI, kiu:

1. havas universitatan diplomon,

2. estas profesoro, magistro aŭ universitata respektive altlerneja docento, asistento, lekciisto aŭ lektoro,

3. estas diplomito de IPE, respektive dipl. S.E.I.

Rim.: La kondiĉoj 2. kaj 3. estas alternativaj. Regula membro de

PL poras esti, kiu respondas al la kondiĉoj 1. kaj 2., respektive 1.

kaj 3.

b) Ciu regula membro de SEI estas samtempe membro de konstanta IPE-komitato.

c) Koresponda membro de SEI povas esti ĉiu membro de ILEI, kiu l. havas pedagogan diplomon sekve estas instruisto, bazlerneja fak-

instruisto,

d) La nombro de SEI-membroj ne estas limigita.

e) Tiu membro de ILEI, kiu respondas al la supraj kondiĉoj kaj intencas aniĝi en SEI prezentas sin perletere al la Direktoro de SEI, aldonante la fotokopiojn de tiuj dokumentoj, kiuj pruvas, ke la kandidato respondas al la postulataj kondiĉoj.

La gvidado de SEI

a) La estraro de SEI konsistas el 4 membroj: la direktoro, du vicdirektoroj kaj la sekretario; la estraro de SEI decidas pri la laborprogramo de la instituto, pri la akcepto de novaj membroj kaj redaktas la materialon de SEI por la periodaĵoj.

b) La direktoro de SEI estas la ĉiama fak -aŭ katedro-gvidanto de Esperanto en tiu universitato, kie estas la centro de SEI.

c) La vicdirektorojn kaj la sekretarion nomumas la estraro de ILEI laŭ propono de la direktoro de SEI.

d) La estraro de SEI estas samtempe ankaŭ la estraro de konstanta komitato de IPE.

Aliĝo al SEI

a) Ĉiu instru-eduka instanco, kie E -o estas instruata kaj havas rilaton al ILEI, rajtas uzi la servojn de SEI kaj rajtas partopreni ĝian laboron.

b) Se iu alia organizaĵo aŭ institucio volas aliĝi al SEI aŭ intencas havi la servojn de SEI, ĝi devas peti la aŭspicion de ILEI. Se la estraro de ILEI akceptas la peton, la aŭspiciita organizaĵo, institucio aŭ kurso aŭtomate aliĝas al SEI.

Financoj de SEI

Ili estas integritaj en la financan planon de ILEI.

Supera organo de SEI estas la asembleo de ILEI.

1) La nuna centro de SEI estas la fako Esperanto lingvo kaj literaturo de la universitato Eotvos Lorand, Budapest V., Pesti Barnabas u. 1-3. Se ĉesus la fako en la universitato, la novan centron elektos la estraro de ILEI laŭ la propono de la direktoro de SEI, konsiderante la kondiĉojn de la S1.

2) PDE = Pedagogia — Didaktika Eksperimento.

3) KOK= Konstanta Organiza Komitato.

4) La laborplano de SEI estas oficiale enkadrita en la sciencesplora programo de la katedro de ĝenerala kaj aplikita lingvistiko en la filozofia fakultato de la universitato Eotvos Lorand, Budapest.

5) La unua numero aperos en 1975.

RIDEF76 en Pollando

La Internacia Renkontiĝo de Freinet-Edukistoj okazos en Pollando dum la unua duono de aŭgusto 1976, en Varsovio aŭ apude.

En antaŭaj renkontiĝoj, partoprenintoj jam uzis Esperanton dum parto de la aktivaĵoj, sed en Pollando, se la Esperantistoj volas, Esperanto povos esti kvazaŭ la oficiala lingvo: tio havus grandan ehon en la Freinet-movado kaj en la FIMEM (Internacia Federacio de la Freinet-Movado).

Dum tiu RIDEF la partoprenontoj povos:

1) konatiĝi intime kun Pollando dank” al la helpo kaj la gvidado de polaj kolegoj esperantistaj,

2) travivi la Freinet-pedagogion kiel plenkreskuloj, uzante ĝiajn fundamentajn teknikojn: tio estus la plej bona iniciado!

3) uzi praktike kaj larĝskale Esperanton.

Do, jen unika okazo! Ni profitu ĝin por nia propra bono kaj por montri konkretan realigadon al la skeptikuloj.

Niaj samideanoj Jean kaj Louise MARIN ricevis la pezan taskon organizi tiun renkontiĝon. Ili esperas gravan partoprenon de kolegoj kaj ili deziras scii, kiel eble plej rapide, la nomojn de la eventualaj partoprenontoj. Informu kolegojn interesiĝantajn pri Esperanto.

Petu de via sindikato ke ĝi aperigu la informon.

Slipo resendota al Jean MARIN, 9 Rue Adrien Lejeune, F-93170 BAGNOLET Tĉl. 287 64 45 (kiel eble plej frue, antaŭ la 20-a de junio se eblas)

S-ro, S-ino, F-ino Antaŭnomo

Kompleta Adreso ssssussssusuu UU E Nnn APP AenemeemPE a sx SuMe vnksva roo lerivalinn EO —————Ĵ Nivelo de la esperanto-kono: bona, meza, elementa

Mi deziras partopreni en la RIDEF 1976 en Pollando,

mi estos akompanata de

Rimarkoj:

Dato kaj subskribo:

— pàgina 14 del PDF —

Internacia Ligo De Esperanto-Instruistoj

1) Prezidanto:

2) Vicprezidanto:

3) Sekretario: 4) Vicsekretario:

5) Kasisto:

Aŭstralio: Aŭstrujo: Belgujo: Britujo:

Bulgarujo: Danlando: Finnlando: Francujo: Germanujo: Grekujo: Hispanujo:

Hungarujo: Israelo: Islando: Italujo: Japanujo: Jugoslavio:

Kanado:

Kolombio: Nederlando: Norvegujo: Nov-Zelando: Pollando: Rumanujo: Suda Koreujo:

Svedujo:

Svislando: Usono:

Estraro de la Ligo

Rektoro Helmut Sonnabend, Im Eckerkampsfeld 11a, D-3161 Dollbergen (Fed. Resp. Germanujo)

Direktoro Johano Ingusz, Ligetŭt. 40, H-1102

Budapest X, (Hungarujo)

D-ro Mario Dazzini, Casella Postale 22, I-54100 Massa C., (Italujo)

S-ro Gaston Turin, 43 Rue Emile Magnin, F-25300 Pontarlier (Francujo)

S-ro Olle Olssen, Bantorget 3, S-222 29 Lund (Svedujo)

Sekciestroj de la Ligo

Ivan T.M. Maddern, Box 411, Morwell 3840, Victoria Ernst Rixner, Kleingasse 6 -18/8/13, A-1030 Wien

G. Pirlot, Torhoutsteenweg 17, B-8400 Oostende

Raif Markarian, 87 Sebastian Ave., Shenfield, Brentwood, Essex CM15 8PP

Vasil Bozarov, ul. Ljubotran 98, blok 4, Vhod A, Sofia

Lis Thune, Brembŝrvinget 15, DK-2650 Hvidovre

Pentti Jarvinen, Ldhdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82 F, Le Magadure, 23 Rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont Hermann Behrmann, Bahnhofsstr. 54, D-4972 Lohne 1 Sokrates Sakellaropoulos, Agias Paraskevis 30, Ateno Felipe Gonzales Del Pino, Dona Maria de Molina 1 Sc, Sevilla

Marta Cser, Zelay ot. 10-14, H- 1368 Budapest V

Ron Aser, Raanana, Aŝer 5

Baldur Ragnarsson, Sogavegur 170, Reykjavik

Catina Giulia Dazzini, Casella Postale 22, I-54100 Massa C. Gamon Higashi-cho 6-51, Koshigaya-shi 343

Miodgrad Stojanoviĉ, Duruntorska ul. 2/IV-32, YU-11000 Beograd

George Du Temple, 930 Ardmore Drive, R.R.2, Sydney, BIG.

Manuel Angel M., Apartado Aĉreo 50179, Medellin

O. Hoekstra, Frederikslaan 47, Schoorl-1719

Elna Matland, Brekkeveien 50, N-4200 Sauda

F. Fleming, P.O. Box 5042, Wellington

Teresa Nemere, str. J.Olbrachta 3/5 m 12, PL-87-100 Torun Ignat Bociort, D-dul Eroilor nr. 7/D, et. 1, ap. 5, Timisoara Dae Young-Rhie, 240-19, Sang-do-2-dong, Yong-dung-po Ku, Seoul

Oskar Svantesson, Skonertgatan 1, S-421 74 Vastra Frolunda

Kurt Greutert, Via Monte Ceneri, CH- 6512 Giubiasco John L. Lewine, West Stockbridge, Mass. 01266

Kunlaborantaj organizoj aŭ izolitaj membroj

Ĉeĥoslovakujo:

Karel Kraft, poŝta 5, Zdabof V-28, CS-26105 Pfibram

Germanujo DDR : Ludwig Schodl, Rosa Luxemburgstrasse 37, DDR 195

Kubo: Sovet-Unio: Zairo:

Neuruppin

Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 283, Ciego de Avila Iohannes Palu, SoOlme 21, SU-200016 Tallin, Eosti NSV Antoine-Samuel Ngangu, B.P. 13, Lukala (Nkandu)

IPR 1975/2

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

IPR

Eldonata de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj

ILEI

Jarkolekto 5 N-ro 2, 1975

Pizo, Italujo

— pàgina 2 del PDF —

Internacia Pedagogia Revuo, n-ro 2, 1975

Enhavo

Paĝo D-ro Mario Dazzini: Protokoloj de la kunsidoj de ILEI-estraro en Hanofro. ; 25 Heinrich Matzinger: — enla 5- i kluzo. – : 31 O. Eyssautier: Lingvistiko aplikata al instruado de aŭdaj lingroj : 32 Sciigoj de la prezidanto . 35 D-ro Gianfranca Taddei Braschi: Referoj — 36 La lerneja evoluo . : : : 39 D-ro Catina Dazzini: E— == J—— 40 G. F. Makkink: Rimarkoj al la raporto «komunuma kmapolidikan 43 X-a Internacia Konferenco de ILEI – Respubliko de San Marino 23529[11910 04 = s «e 4 68 9 e$» 2 p os su i k e ou a se koverto3

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO (IPR)

Oficiala organo de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI) Aperas trifoje jare

Provizore redaktis: G. Turin 43. rue E. Magnin F – 25300 Pontarlier

Kontoj: 1.) ILEI-IPR 25.28.71.464-40 Bank Mees :z Hope NV Rotterdam Coolsingel 93 2.) Helmut Sonnabend – Sonderkonto Poŝtĉekkonto n-ro 3245 66-309 Hannover

La abonprezon oni pagu al la landaj sekcioj de ILEI, escepte nemembroj de ILEI povas pagi al la supre indikitaj kontoj.

I PR -— Fonduso Bonvolu helpi per via donaco al diversaj celoj de IPR-fonduso: finance helpi al IPR-ebligi abonojn en landoj havantaj valutajn problemojn-kreado de infanliteraturo-verkado de pedagogia literaturo.

Bankkonto: ILEI-IPR (fonduso), n-ro 25.28.71.464-40, Bank Mees k Hope,

Coolsingel 93, Rotterdam.

A . Ceestis:

Ne ĉeestis S.ro Johano Ingusz

Protokoloj de la kunsidoj

de ILEI-estraro en Hanofro.

Rektoro Helmut Sonnabend prezidanto

D.ro Prof. Mario Dazzini ĝenerala sekretario S.ro Gaston Turin vic-sekretario

S.ro Olle Olsson kasisto

Vic-prezidanto

Ĉeestis kiel gastoj: S.ro Muller Heinrich

S.ino Karin Ruf D.rino Prof. Katina Dazzini

Oni decidis akcepti la suban tagordon:

1-0 1-1 1-2 1-3 1-4 2-0 3-0 3-1 32 3-3 3-4 4-0 5-O 6-0 7-0 8-0 9-0 10-0 10-1 10-2 10-3 10-4 10-5

Informoj de la estraranoj al la estraro de ILEI

Raporto de la Vic-sekretario S.ro Turin Gaston

Raporto de la ĝenerala sekretario D.ro Prof. Mario Dazzini Raporto de la kasisto S.ro Olle Olsson

Raporto de la prezidanto Rektoro Helmut Sonnabend

Konferenco kaj ILEI-asembleo 1976

Rilatoj de ILEI kun esperantaj kaj ne esperantaj organizoj Rilatoj kun UEA

Rilatoj kun SAT

Rilatoj kun AEDE

Rilatoj kun UNESKO

Stato de lerneja eksperimento en regionoj 1 kaj 2 Eldonejo por IPR

Ĝeneralaj demandoj por la sekcioj: organizaj aferoj Buĝeto. Donaco

Modifoj de la statuto

Diversaĵoj

Oficialaj vizitoj

Vizito al G.E.W. – Gewerbschafterziehungswissenschaft Vizito al Pedagogia Altlernejo – Hannover

Vizito al Grund u. Hauptschule – Dollbergen.

Vizito al Kultus Ministerium – Hannover Vizito al Generala Inspektoro pri lernejoj – Hannover

25

— pàgina 3 del PDF —

La estraro interkonsentis estontece post ĉiu tagorda punkto formuli la protokolon pri la punkto mem.

1-1 – S.ro Gaston Turin informis la estraron prf la instruistaj kunvenoj en

la kadro de UEA-kongreso en Kopenhago 1975. Li renkontiĝis aparte kun Prof.ro D.ro Istvan Szerdahelyj, kiu estas preta rezigni al ILEI-konferenco 1976 en Budapesto, se ILEI organizos sian konferncon samjare en Rejkiavik. Partoprenante la instruistajn kunsidojn, S.ro Turin raportis laŭdezire pri la Konferenco en Humlebaek. Pri la demando, ke multaj en la instruistaj kunvenoj en = ne estis partoprenintaj en Humlebaek, multaj instruistoj nomis deĵorajn kaŭzojn de la neĉeesto.

S.ro Turin emfazis ne nur sendi la propran rezolucion al la diversaj sekcioj, sed ankaŭ samtempe la rezolucion de Humlebaek. Li ankaŭ zorgis pri tio, ke la rezolucio en Kopenhago ne koincidis kun la ĉeesto de estraranoj de ILEI

en tiuj-ĉi kunvenoj.

Krome kolego Turin raportis pri la antaŭmetita leĝprojekto pri enkonduko de esperanto en lernejojn en Francio; 116 deputitoj socialistoj kei aliaj apogis la leĝprojekton, sed pro la kaŭzo de amasiĝo de aliaj leĝproponoj en la parlamento, momente ne estos ŝanco, ke la projekto baldaŭ estos diskutata, laŭ opinio de deputito. Tamen la prezidanto de la Franca Asembleo S.ro Edgar Faure,

en letero al S.ro Turin, deklaris sin persone favora al la leĝprojekto. S.ro Turin ankaŭ opinias, ke la vizito de ILEI-estraro pasintjare bone influis la evoluon de la pres de la leĝpropono. Li sugestas al la prezidanto, ke li skribu gratulleteron al la Franca Esperanto-Asocio: UFE.

1-2- D.ro Mario Dazzini donis jenajn informojn:

a) li informis la la prelegoj de Prof.ro Lapenna en Humlebaek, tajpitaj de la Dana sekcio, kiu deziras havi 60 ekzemplerojn. D.ro Dazzini proponas alimaniere publikigi prelegojn, ekzemple en IPR, por eviti grandan ŝarĝon por unu

ersono. En la venonta jaro D.ro Dazzini estos pli libera por la esperantaj aboroj, pro parta pensiiĝo en la oficejo. Li ankaŭ menciis, ke la italaj espes ranto-kongresoj de IEF, transformiĝos al pli vasta publikigeco. b) li voĉlegis du leterojn, unu de D.ro Tonkin kaj alian de si mem, kiel respondon. D.ro Tonkin, laŭ tiu ĉi letero bedaŭras la nunajn ĝenojn pri la rilatoj inter ILEI kaj UEA, kaj emfazas la necesan kunlaboron por la bono de esperanto. En sia respondo D.ro Dazzini principe substrekas la neceson de la kunlaboro kaj ankaŭ informas D.ron Tonkin pri ĉi rilata decido de la komitato de ILEI, sed ankaŭ skribis pri la granda domaĝo, kiun spertis ILEI pro sia aliĝo al UEA «perdo de reprezentrekono de Unesko». di konstatis, ke la socialismaj landoj, ĉefe Polujo, ĉiam pli inklinas al nere= spondo. Tamen D.ro Dazzini sugestas, sendepende de la sinteno de la sekcioj en tiuj ĉi landoj, ne lasi mem la konilojn, ĉar la tasko de la instruistoj estas nur instrui esperanton en la lernejoj, kaj neglektado signifus perdi la perspektivon rilate esperanto-instruadon. d) la Nederlanda sekcio postulas la protokolojn de Humlebaek urĝe, kaj konferenci asemblee nur en Greklando, proksime de UEA-Kongreso. e) Eŭropa Esperanto-Centro, kiu ricevis 500 guldenojn de Institucio Hodler por la eldono de faldfolio pri la informado en AEDE, petas de ILEI la enhavon de la faldfolio. La prezidanto estus danka se kolego en Nederlando transprenus la taskon. kal f) li estis invitita partopreni en Saarbrucken,’ sed pro aliaj devigoj partopreni mondan kongreson de la katolikoj en Romo, li ne ĉeestis. Li ankaŭ substrekas, ke nova esperanto-movado, kiel la Neŭtrala Esperanto-movado, kiel kontraŭa organizaĵo al UEA, ne povas helpi en la solvo de gravaj kaj urĝaj problemoj de ILEI. g) por Unesko, diversaj dokumentoj kiel la franca traduko de ILEI-statuto pretiĝis.

26

1-3 – S-ro Olle Olsson informis la estraron pri letero de S.ro Langkilde, kiu faris sian finkalkulon pri ILEI-konferenco en Humlebaek. La raporto estis por la estraro tre kontentiga, kaj la estraro esprimis sian apartan dankon al la dana ILEI- sekcio, kaj petis S.ron Olsson en la nomo de la estraro danki pro la laboro.

Plue li informas pri la deziro de Sveda ILEI-sekcio, ŝanĝi la statuton de ILEI en pluraj punktoj.

1-4 – La prezidanto Rektoro Helmut Sonnabend informis la estraron pri diversaj ricevitaj leteroj. Temas ĉefe pri la rilatoj inter UEA kaj ILEI kaj pluraj leteroj de la Nederlanda sekcio, de la Prezidanto de UEA, de la Hungara sekcio, ankaŭ jam antaŭa opinio de la Sveda sekcio aŭ de la Soveta sekcio: oni ĝenerale deziras, ke ILEI fariĝu kunlaboranta organizaĵo de UEA.

Plue li disdonis la programon pri kontribuo de la infanoj en la kontraŭrasisma jardeko. Li transdonis la liston kun la nomoj de la konsilantaro akompananta

la eksperimenton en regiono 2.

La prezidanto informas pri la invito de World Association of World Federalists, partopreni la konferencon en Leeuwenhorst de la 5-a ĝia la 7-a de decembro 1975. La prezidanto intencas sugesti al la Nederlanda Sekcio, ke oni partoprenu la laboron almenaŭ dum unu tago, kaj, ke la sekcio nepre raportu al la prezidanto

de ILEI.

2-0 – La estraro rekonsideris kaj ree diskutis ĉiujn problemojn, kiujn nun kunligas kun la unue elektita konferencloko en Alicante. Konstatante la ne klarajn pecan Fkonseancojn en Hispanujo kaj por eviti malfacilaĵojn kaj malagrablaĵojn al niaj membroj, la estraro decidis nuligi la antaŭviditan konferenclokon en Alicante. Tiucele la prezidanto de ILEI skribos al Prof.ro Zaragoza kaj dankos pro la farita laboro, kaj certigas ke ILEI certe je konvena tempo konferencos en Hispanujo. La estraro akceptis, kiel novan konferenclokon, $. Marino. Tie ĉi trovas ILEI favorajn cirkonstancojn laŭ leĝeblecoj kaj laboreblecoj, ankaŭ ĉar la oficialaj instancoj estos alparoleblaj pri lernejaj eblecoj de ne. “asaeoro ‘ : S. Marino sin prezentas survoje al Ateno laŭ ĉiuj trafikaj vidpunktoj: pro financaj kaŭzoj neniu instruisto estas malhelpata viziti poste UEA-kongreson, ĉar interalie sinprezentos ne tro multekostaj aranĝoj. «14 | La estraro trovis la plej favorajn cirkonstancojn, kondiĉojn kaj avantaĝojn en S. Marino, post profunda diskutado kaj pritraktado de eblecoj Laŭ aliaj konferenclokoj. Pri la ĝustaj prezoj kaj kostoj sekvos indika plano. La konferenco okazos de la 23-a ĝis la 29-a de julio 1976.

3-0 – La estraro pritraktis la temon pri rilatoj de ILEI kun esperantaj kaj ne esperantaj organizoj.

3-1 – La prezidanto voĉlegis sian leteron adresitan al UEA-estraro, en kiu li skribis, ke li ne plu deziris diskuti la eventojn post Hamburgo, kaj, sekvante la plurajn dezirojn en ILEI, tiun de la Komitato de ILEI kaj ankaŭ la proponon de la estraro de ILEI, li proponis la kunlaboron kun UEA. Li precizigis la eblecojn de kunlaboro kaj atendas nun la respondon de UEA.

3-2 – Sekvante sian intencon lam disvastigi la eblecon de kunlaboro kun aliaj esperanto-organizaĵoj, la estraro de ILEI deziras konkrete kunlabori kun SAT. Tiucele ĝi komisiis kolegon Turin kontakti la prezidanton de SAT, Inĝ. Levy, sciigante lin pri la propono de ILEI-estraro. S.ro Turin eksciigu al ILEI-estraro la dezirojn de kunlaboro flanke de SAT, ankaŭ sugestante fondi en SAT frakcion de la instruistoj por tiel havigi al ILEI fakan partneron.

3-3 – Rilate AEDE la estraro konfirmis la opinion de la prezidanto, kiu denove letere volas kontakti kun la prezidanto de AEDE S.ro Kech. Per tio ltrespondos

2

— pàgina 4 del PDF —

al letero de S.ro Kech, en kiu li informis, ke li havos tempon por persona renkontiĝo nur dum Kristnasko. La prezidanto volas interkonsenti pri definitiva dato de renkontiĝo kaj en la interparolo interkonsenti pri starigo de komuna komisiono, kiu devos pritrakti la temon pri fremdlingva instruado. Laŭeble ambaŭ prezidantoj jam fiksos la tempon ka la konsiston laŭ nombro kaj kvalito de la komisiono. Dua parolpunkto devos esti pri la membriĝo de esperantistaj instruistoj al AEDE kaj ties eblecoj kiel kunlaboranta fako kiel eŭropaj instruistoj.

3-4 – La estraro plenumis la petproponon al Unesko kaj aldonis ĉiujn necesajn sokmenrajte historion pri ILEI, liston de la sekcioj, prezenton de la agmaniero, la francan kaj esperantan tekstojn de la statuto, 4 ekzemplerojn de IPR. Jam pretigis la tradukojn de la statuto en germana, franca kaj hungara lingvoj.

4-0 – La prezidanto informis la estraron pri la nuna stato de lerneja eksperimento en regiono 2. Antaŭe li raportis pri la proceduro por ricevi la permeson de la eksperimento. La kerno de la ekesperimento estas en Malsupera Saksio (Federacia Respubliko-Germanio). Tie ĉi la Ministerio donis la oficialan permeson por la eksperimento. Al ĝi aliĝis Greklando (3 lernejoj), Francio (3 lernejoj), Belgio (1 lernejo), Nederlando (3 lernejoj), Germanio (3 lernejoj). Britujo lastmomente retiriĝis. Aŭstrujo restos invitata.

La estraro estis plue informita pri ĉiuj detalaĵoj de la eksperimento kiel daŭro, lecionoj, studhoroj kaj testadoj. La prezidanto informis plue pri dokumentoj, kiujn li sendis en la kadro de la eksperimento, ĉar, por orientiĝo de la estraro, li fik-

sis la nomon de la eksperimento: ILEI-Lerneja eksperimento – Esperanto Dua Regiono. Li trasdonis la liston kun la nomoj de la konsilantaro akompananta

la eksperimenton en Regiono 2. Partoprenos:

1) Prof. Dr. Helmar Frank, 479 Paderborn, Brockhofe 2 2) Dr. Hans Kasselmann, 479 Paderborn, Falkenweg 10 3) Prof. Lothar Weeser-Krell, 479 Paderborn, Herbramer Weg 9 4) Prof. Dr. Uwe Lehnert, 1 Berlin 10, Spielhagenstr. 10 5) Prof. Dr. Gyula Dĉcsy, 2 Hamburg 20, Eppenhofer Weg 194. . 6) Prof. Dr. W.F.Schmid, 2392 Glŭcksburg, Flensburger Str. 22 7) Prof. Dr. Erhard Hischer, 46 Dormund, Pidagogische Hochschule 8) Dr. H.M.Maitzen, 463 Bochum, Auf dem Bsnkonbera 3b 9) Prof. Hans-Eberhard Piepho, 6301 Polheim 1, Kantstr. 4 10) Dr. Aŝvinikumar, HouseNo. 408, Indian Inst. of Technology, Kampur 208016, U.P./Hindujo 11) Prof. Dr. Aleksander Hrstiĉ6, Viŝa Ekonomska Skola Radnicko set 18, YU – 58001 Split 12) Prof. Dr. Pierre Janton, Faculte des Lettres, Universitĉ de Clermont F-63000 Clermont-Ferrand 13) Prof. Dr. H.Ruprecht, 3 Hannover, Pidagogische Hochschule ] 14) Dr. John CC. Wells, 5 Poplar Road, Merton Park, London SW 19 3JR/Anglujo 15) Prof. Dr. Istvan Szerdahelyi, Legenbiro 9,8 em. 24, Budapest-15/Hungarujo 16) Dr. Bruce Sherwood, 507 S.Draper, Champaign Ill. 61820/Usono.

Sekcioj kiuj dezirus posedi la eksperimentan materialon, povos peti ĝin kontraŭpage de la prezidanto: kostoj ankoraŭ ne estis fiksitaj.

4-1 – La estraro aŭskultis la novan informon, ke la eksperimenta materialo de Regiono 1, verkita de D.ro Prof. Szerdahelyi estos presita en Germanujo: respondecas la presadon la sekciestro de Germana ILEI-sekcio. La estraro petas D.ron Szerdahelyi informi la centran oficejon en Maribor, ke nun la materialo preŭĝas, kaj la centro bonvolu nun rapide informi ĉiujn instruistojn, instancojn, kunlaborantojn en Regiono 1. La prezidanto skribos leteron al D.ro Szerdahelyi, por ke la materialo restu propraĵo de ILEI.

28

„— 5-O- La estraro diskutis la problemojn, kiuj ekestas daŭre pro IPR.

Ĝi deziras ke nia periodaĵo aperu regule je fiksita tempo. Tio dependas de diver-

saj punktoj: la plej grava estas havi sufiĉe da materialo. Manka materialo esence kaŭzigas la ne kontentigan aperon. La estraro daŭre luktas por akiri pli bonajn kondiĉojn por IPR. Pro tio interalie la estraro, konforme al jam faritaj decidoj, petas komisii en ILEI-sekcioj respondeculon kiu zorgas pri artikolo en sia lando. Jam

en Maribor oni decidis, ke ili (la respondeculoj) apartenu al la redakcio de IPR.

S.ro Gaston Turin, redaktoro de IPR, atendos la nomon de la respondeculo por kontakti kun li kaj ĉiajn specajn informojn de la koncerna sekcio.

6-0 – La estraro pritraktis ankaŭ la rilatojn al la sekcioj en la Ligo kaj aŭskultis la raporton de la ĝenerala sekretario, D.ro Prof. Dazzini. Li konstatis, ke la porto de la sekcioj ne plenumas siajn devojn. Tiu ĉi «apelacio» ne rilatas sekciojn, ciuj fidele laboris.

Ciu sekcio devas sendi ĉiun jaron:

a) la raporton pri farita laboro; ĝi devas esti maje ĉe la sekretario.

b) liston kun la nomoj kaj adresoj de la membroj, kiuj pagis la kotizon.

c) statistikon, kiu indikas ĉiujn kursojn faritajn ĝis la la de Novembro: kaj la listo kaj la statistiko estas transdoneblaj ankaŭ en Majo.

Nur kiam ĉiu sekciestro severe observas tiajn organizajn demandojn, povas ILEI,

laŭ raciaj vidpunktoj, evolui. La estraro petas la neĉeestantan vic-prezidanton

senprokraste prizorgi la eldonon kaj enkolekton de la statistika materialo laŭ jam

donitaj principoj.

7-0 – S.ro Pirlot peris donacon al ILEI-kaso en sumo de 400 Belgaj frankoj; la donacinto estas S.ro Aelst. S.ro Olsson dankis la donacinton. S.ro Olsson raportas mallonge pri la buĝeto.

8-0 – S.ro Olsson informas la estraron pri la deziro de la Sveda sekcio de ILEI, ŝanĝi la statuton en pluraj punktoj. La estraro rekomendas unue tute precize ellabori la piaiuduseajn kaj prezenti ilin venontjare 1976, kiel proponon al la membroj. La sekcioj devas havi la tempon dum la sekvanta jaro fari proprajn proponojn, diskutigi la proponojn kaj finfine prezenti ellaboritan proponon al la membrokunveno en alia kunsido.

La sekretario atendos la precizan proponon kaj dissendos ĝin al la diversaj sekcioj.

9-0 – D.ro Dazzini voĉlegis la kvinjaran laborplanon de la Itala ILEI-sekcio; en tiu ĉi plano prezentiĝas labormaniero, metodo kaj strategio. Interalie oni planas altigi la nombron de instruantoj kaj instruistoj de esperanto ĝis 1980 al 1000. La estraro sugestas al la sekciestroj peti la interesan dokumenton; estas ataŭvidite aperigi ĝin en IPR.

10-0 – Ĉiuj antaŭviditaj oficialaj vizitoj okazis sukcese.

10-1 – Lunde la 3-an de Novembro, je la 11 h., la estraro vizitis la Instruistan Sindikaton de NiederSaksen en Sedanstrasse, kaj estis akceptata de la administraciestro S.ro Lenhart kaj de la sekretario por klerigado kaj pedagogiaj demandoj, S.ro Reebens.

Post sinprezentiĝo de la estraro, oni diskutis pri la sindikataj situacioj en Germanio, Francio, Italio kaj Svedio. Montriĝis tre kolora bildo pri la sistemoj kaj agmaniero; sneak ĉefa zorgo en Germanio estas la problemo de enoficiigo de junaj instruistoj; plue oni diskutis la lingvajn problemojn kaj la estraro havis la impreson ke

ĝi pensigis la sindikatanojn pri tiu ĉi demando kiu, laŭ impreso, ne estis problemo. Estas konstateble, ke la sindikato tie interesiĝis pri esperanto kaj’estas preta flegi pluajn kontaktojn. Ekestis la ebleco nun per artikoloj en la sindikata gazeto atentigi la kolegojn pri lingvaj problemoj.

10-2 – Lunde la 3an de Novembro, je la 14 h., la estraro vizitis la Pedagogian

29

— pàgina 5 del PDF —

Altlernejon Hannover, kaj estis akceptata de la Prorektoro Prof. D.ro Ruprecht. nb Sg la estraro S.ro Miller kaj S.ino Karin Ruff kune kun D.rino Catina azzini. Prof.ro Ruprecht donis ĝeneralan superrigardon pri la konsisto de la Altlernejo kaj montris la aŭdvidan laboratorion. Tiu ĉi aparataro ebligas per televidaj kameroj filmi ĉiun instrusituacion kaj espluati la filmojn en studa laboro, analizante ĉiujn instrupaŝojn. La prezentado estis por la estraro tre interesa ĉar efektive en la Altlernejo oni laboras laŭ ekzaktaj sciencaj metodoj. La Prorektoro gvidis la estraron en «auditorium»: impona moderna ejo, kies akustiko estas unika. Poste en aparta ĉambro oni altabliĝis kaj D.ro Ruprecht donis plurajn informojn pri la sistemo de Niedersaksaj pedagogiaj alternejoj, kunligitaj en unu. Sub la nomo Niedersaksa Pedagogia Altlernejo estas 4 lernejoj en Hanofro. Lŭneburg, Hildesheim kaj Gottingen. La hodiaŭaj problemoj estas por la Altlernejoj nun limigi la nombron de la studentoj por adapti ĝin al la realaj cinkonstancoj. Ne ĉiu studento ricevos aŭtomate postenon en la lernejo post la Miaikovikajo Tie ĉi oni ellaboras kriteriojn. La konversacio tuŝis ankaŭ por ni gravan temon: la lingvan situacion en la lernejoj. La estraro kontente notis, ke la Prorektoro deziras la plenan demokratiigon de la lingva instruado. Nur unu deviga lingvo, li opinias, netaŭga. Li pledas, ekzemple, por la enkonduko de esperanto en la elementan lernejon kaj poste en la meza ŝtupo de la lernejo prezenti plurajn lingvojn por doni liberecon al la infanoj elekti lernotan lingvo. Li vidas la samegalain ŝancojn en esperanto por ĉiuj, ĉar neniu ekkomence havas avantaĝon, ne nur la soci-politikajn ŝancojn sed ankaŭ la pedagogiajn valorojn li rekonas ekzemple, rilate al infanoj havantaj legmalfacilaĵojn. La estraro restos en. kontakto kun Prof. D.ro Ruprecht, kiu apartenas al la scienca komisiono de la eksperimento en Regiono 2.

10-3 – La estraro vizitis la Grund u. Hauptschule Dolibergen kaj daŭrigis tie en la istruista ĉambro sian estrarkunsidon. La prezidanto tie estas la lernejestro: li informis pri pluraj afenoj de la aktuala instruado koncerne la lernejon, li montris diversaj klasĉambrojn, funkci ĉambrojn kaj modernajn lernilojn. Aparte impresis la estraron la fakto, ke meze de la kampara vilaĝo, kiu havas 2.000 enloĝantojn, situas tre moderna lernejo, kiu absolute respondas al la postuloj de la nuna tempo, kaj kiun vizitas 412 infanoj el pluraj apudaj vilaĝoj.

10-4 – Marde la 4-an de Novembro je la 10 h. la estraro vizitis la Ministerion ri Kulturo kaj Instruado. Akceptis la estraro Ministeria Dirigento S.ro Leski:

ĉeestis ankaŭ du oficiuloj ŝarĝitaj de la Ministerio, kiuj okupiĝas pri lernejaj eksperimentoj: S.ro Blume kaj S.ro Kirsten. | S.ro Leski informiĝis pri faktoj de esperanto, demandante pri esperanto-instruado en aliaj landoj. Li ankaŭ volis scii, ĉu en Germanio estas aliaj lernejaj esperantoeksperimentoj. S.ro Sonnabend parolis pri la nedeviga lerneja eksperimento en Nordrhein-Westfalen. 5: | | D.ro Dazzini tuŝis la ĝeneralan instruadon de lingvoj kaj atentigis, ke pro la diversaj elirpunktoj en Eŭropaj landoj, rilate lingvojn, unueca solvo ne realiĝos: necesas, ke ne nur pedagogiaj vidpunktoj sed ankaŭ socipolitikaj vidpunktoj en la interrilatoj de la popoloj nepre devas esti konsiderataj. ] A La prezidanto transdonis post duonhora interparolo libran donacon pri japana kulturo.

10-5 – Marde la 4an de Novembro je la 15 h. la estraro vizitis la lernejan urban «decernenton» S.ro Warmbold. Estis akceptata en la akcepta halo de la urbodomo.

Ĉeestis ankaŭ S.ro Siersleben, kiu devas zorgi pri la sekondara Ŝtupo 2 «Gimnazioj».

La akcepto flanke de la sinjoroj estis ekesterordinara afabla kaj ĝentila. Post reciproka prezentiĝo, ekestis vigla diskuto pri lingva instruado. Spicita estis la agrabla Ekosteko per glaso da vino. Multflankaj problemoj de al lingva instruado

estis alparolitaj. La estraro sentis la grandan intereson al niaj klopodoj rilate esperanto-

30

Montriĝis ke por esperanto, kvankam ne instruata en lernejoj, oni havas nun bonan elirpozicion. La «decernento» promesis helpi en la kontakto kun la lernejaj inspektoroj por tiel ebligi interparolon kun ili.

Li ankaŭ volas disponigi lernejon kun moderna lingva laboratorio por geinstruistaj esperanto-kursoj. ‘

Interesa estas la sugesto de S.ro Siersleben ekzameni la kondiĉojn por organizi lernejan eksperimenton kun infanoj de fremdaj laboristoj kaj kune germanaj infanoj.

LI estraro decidis denove kunveni iam dum printempo: dato kaj loko estos iksotaj.

La prezidanto dankis la estraranojn pro la profunda kaj vigla kunlaborado.

La kaso de la Ligo ne estis ŝarĝita pro la estrarkunsido en Hannover.

La estrarkunsido finiĝis je la 17,50 h. de la 4a de Novembro 1975, en la Halo de la urbodomo en Hannover.

de d.ro M. DAZZINI

Esperanto en la 5-a klaso.

Instruistoj kapablas lerni Esperanton per memstudado. Por instrui lingvon, kiu estas 10-foje pli facila ol ekzemple la angla, oni ne bezonas la saman metodon, kiel por instrui nacian lingvon. Do, instruisto povus lerni Esperanton kun siaj gelernantoj, tio en tiu senco:

Instruisto, kiu bone konas siajn gelernantojn, ] kiu havas bonajn rilatojn kun siaj gelernantoj, kiu krome konas ankaŭ la gepatrojn,

rakontas fine de la 4-a klaso pri Esperanto, kaj li demandas:

«Ĉu ni volas lerni Esperanton kune? Kiuj el vi volas partopreni la kurson? » Nature li parolas ankaŭ kun la gepatroj en porgepatra vespero. Li diros tute klare, ke Esperanto ankaŭ por li estas novaĵo; sed ke malgraŭ tio li promesas, ke la gelernantoj post unu Jaro (3 lecionoj semajne) havos bonan fundamenton de la lingvo. Se la kurso efektiviĝos, li komencas la studadon jam en la ferioj. En la klaso, kiam li klarigas la vortojn, regulojn ktp., li ripetas tion, kion li lernis antaŭe. Instruante, oni lernas! Li preparos ne nur la lecionon, sed ĉiam iomete pli, tiel ke li estos tralaborinta la libron en 1/2 jaro. – Poste li aĉetas libron por progresantoj kaj studas ĝin dum la dua semestro. Do, post unu jaro, li jam sufiĉe bone konas la lingvon.

Per tiu konsilo mi volas kuraĝigi la geinstruistojn. |

Kompreneble, tiu metodo ne eblas, se temas pri nacia lingvo.

Heinrich Matzinger, Zuriho

31

— pàgina 6 del PDF —

Lingvistiko aplikata al instruado de vivantaj lingvoj.

En 1886, dum unu el siaj kursoj en la Sorbonne, la lingvisto Abel Bergaigne ekkriis. «Lingvistiko estas en la aero de la jarcento. Eĉ se oni fermus pordojn kaj fenestrojn kontraŭ ĝi, ĝi enirus tra la fendetoj». (Internacia Revuo pri Instruado. Feb. 1886).

Estas amuze konstati ke, preskaŭ cent jaroj poste, la sama frazo povus esti esprimita en similaj cirkonstancoj kaj kun la sama dubinda tono koniganta ian agacon rilate al tiu «modo».

Lingvistiko vere, ne ankoraŭ sukcesis eniri la tutan bastionon de la Supera Klerigado kaj enrompi la Kontraŭstaron de la literaturistoj kaj Pedagogoj.

Tamen okazis certa evolucio, en la senco ke de nun estas peto pri lingvistiko de lingvo-instruistoj, kiuj senĉese de post kelkaj jaroj vidis, ke oni atakis ne nur sian rolon kiel instruantoj sed ankaŭ la enhavon mem de sia instruado kaj, kiuj sin turnas al tiu «universala» scienco, esperante, ke ĝi povos alporti al ili seriozecon, sciencecon mu pokukrcon. ] ]

Tiun agmanieron faritan samtempe el deziro kaj rifuzo, el peto kaj malak- —W cepto, la lingvisto ĉiutage devas konsideri en sia rilato kun siaj studentoj, kolegoj aŭ ĝenerala publiko. Por kio utilas lingvistiko? ĈCu ĝi povas ludi rolon en instruado? Je kiuj niveloj, sur kiuj kampoj, por kiuj lingvoj?

En tiu raporto, ni limiĝos al la alporto de lingvistiko al la instruado de vivantaj lingvoj, patran lingvon inkluzive. = Tri vortoj devas esti tenitaj en memoro el la proponita titolo.

LINGVISTIKO APLIKATA INSTRUADO

La sekvanta tabelo permesos al ni pli bone kompreni tion, kio estas entenata en tiuj tri vortoj.

LINGVISTIKO APLIKATA INSTRUADO LINGVISTO LINGVISTO G | Papan saj pelaj i TEORIISTO TEKNIKISTO PRAKTIKANTO TEORIO APLIKAĴOJ REALAĴOJ SCII FARI SCII KIEL FARI

lo devas esti tute klara. la tri estas absolute ne disiĝantaj. Teorio estus tute neutila se ĝi ne kondukus al aplikaĵoj, al kono de la valoro de tiuj aplikaĵoj, se Oni ne efektivigus ilin en konkretaj situacioj de instruado. Kompense, la problemoj

renkontitaj dum tiuj praktikaj realizaĵoj permesas pripensi denove pri kelkaj aspek-

toj de lasteorio kaj tiel progresigi ĝin. Plie, la limoj inter teorio kaj aplikaĵoj, aplikaĵoj kaj realizaĵoj estas tre malfacile difineblaj.

Sajnas do necese, ke ĉiu instruanto de lingvoj havu en ia momento de sia klerigado iniciadon al la tri kampoj pr ul ni ĵus parolis: tiu de teoria lingvistiko, tiu de aplikata teorio kaj tiu de didaktiko.

31

Kampo de teoria lingvistiko

Lingvistiko estas rimarko pri la lingvo, tiu kapableco unika por homo krei sistemon de ritoj signoj, kodon, kies kunigo rilatas al distingaj ideoj. La produkto de tiu kapableco konsistas el la naturaj kaj artefaritaj lingvoj. Pere de la priskribo kaj komparo de tiuj diferencaj lingvoj (aŭ kodoj) la lingvisto deduktas sian konon de la funkciado de la lingvo kiel sistemo.

La lingvisto studas lingvon en ĝiaj du kukoj: SEpeinao kaj komunikado. Tiu lasta supozigas ke li atentu en sia observado Lo la kondiĉoj de produktado de parolado, tio estas, la ĉeestado de parolanto kaj aŭskultanto havantaj inter si ian tipon de rilatoj (amemaj, sociaj, hierarĥiaj); ili estas enmetitaj en situacio de komunikado, kiu entenas la objekton la momenton kaj la lokon de la komunikado sa- – me kiel la tutan sperton vivatan de ĉiu el la du interparolantoj kaj, kiu, kvankam implicitan, ludas tamen gravan rolon en la interparolado.

Por povi verki teorion pri la lingvo, la lingvisto utiligas aliajn rilatajn sciencojn. Ekzemple, por difini kiuj estas la rilatoj inter lingvo kaj la ekstera mondo, la lingvisto utiligos la eltrovojn:

— de semiologio aŭ scienco de signoj (rilato inter la signo kaj la ekstera aŭ referenca mondo).

— de antropologio kaj etnologio (kiel lingvo dividas la realon; kiel, kompense, klereco, tio estas la sperto de realo, kreas la lingvon de iu speciala grupo).

— de sociologio (problemo de normo, de la niveloj de lingvo, de la socia aŭ ideologia rolo de lingvo).

— de fiziologio (problemo de vida aŭ aŭda kiro

— de fiziko lfilato inter akustiko kaj fonetiko; teorio de informado kaj leĝoj pri la ebleco de lingvoj).

Same, por studi la rilatojn inter lingvo kaj la interna modo de homo, la lingvisto ofte petos helpon de la psikologiisto. Nova scienco naskiĝis el tio, psikolingvistiko, kiu studas problemojn tiel diversajn, kiel la diferencojn de akirado inter la patra kaj la akiritaj lingvoj, la kialojn de lernado, la transdonojn kaj interferencojn inter la kontaktigitaj lingvoj, la faktorojn de kreado, la konfuzojn de parolado aŭ konduto, la rememorigadon de la gramatikaj strukturoj, la psikomovajn agadojn, la EL kaj la aŭtomatismojn.

Konante tion, kion ĉiuj tiuj sciencoj povas alporti al li, la lingvisto povas tiam studi lingvosciencon kaj tion, kion ĝi povas alporti: lingvojn en tri diferencaj aspek- TOJ:

LL La lingvo en ĝia historia evoluado (diakronika lingvistiko) — La lingvo en ĝia nuna aspekto (sinkrona lingvistiko, en ĝiaj diferencaj aspektoj: fonologio, sintakso, semantiko kaj pragmatiko. — La lingvo en ĝiaj diferencaj produktoj (komparita lingvistiko), same de la vidpunkto de la entenaĵo, kiel de la esprimado.

La kampo de aplikita lingvistiko.

Aplikita lingvistiko iras kaj prenas el ĉiuj fontoj, kiujn ni ĵus menciis, tion, kio povas koncerni precizan kampon, kiel la akirado de patra lingvo, la instruado de vivantaj lingvoj, la aŭtomata tradukado, la traktado de informado, la patologio de la lingvo k.t.p. | |

Koncerne nin, tio estas la instruantoj de lingvoj, aplikata lingvistiko povas konsideri lingvojn el pluraj vidpunktoj, nome kiel 1) substanco, 2) kodo, 3) psikologia fakto, 4) sociologia fakto. =

1) fonetiko studas lingvon kiel substancon. Gi povos priskribi la movojn de la sonfaranta aparato, kiuj estas utilaj por formi la sonojn de ia lingvo, studi la akustikajn proprecojn de tiuj sonoj, observi kiel tiuj sonoj estas ricevitaj kaj transdonitaj de la aŭda aparato. Tiuj studadoj ebligas difini tion, kion oni devas postuli de la lernanto por atingi sufiĉan komprenon, kaj kiuj estas la akacepteblaj toleroj.

33

— pàgina 7 del PDF —

2) se ĝenerala lingvistiko estas konsidero pri la universala funkciado de ĉiuj eblaj homaj lingvoj kiel kodoj, aplikata lingvistiko limiĝos al la priskribo de nur unu el tiuj odoj aŭ al komparo kun unu aŭ pluraj aliaj kodoj. Priskribi lingvon estas iam fari aplikatan lingvistikon. Sed estas pluraj metodoj por priskribi lingvon, ĉar estas pluraj sprokaimioj pluraj teorioj de lingvoj. Oni povas ekzemple koncepti sormativan priskribadon de tio, kio devas esti lingvo: tiu estas uzita en la tradiciaj gramatikaj lernolibroj. Oni ankoraŭ povus koncepti priskribadon, kiu estus konstato de tio, kio estas la efektiva uzado de lingvo, en ĝia aŭda, same kiel en skriba formo, konstato, kiu entenus neniun juĝadon de subjektiva valoro. Sekvante ĝis ekstremo tiun postulon de objektiveco, oni provis trovi por priskribi lingvon, lingvon tiel severan, kiel estas la lingvo de matematikoj. Tiel estas la provo de la formala daj mj (Chomsky, Saumjan, k.t.p.). La metodoj mem de

riskribo estas tre diversaj; oni povas studi la diferencajn elementojn de frazo laŭ

a funkcia loko, kiun ili okupas en la sintaksa strukturo (tagmemiko) aŭ ankoraŭ laŭ la hierarĥiaj rilatoj, kiuj kunigas ilin (analizo en senperaj konstituaĵoj). Oni povas, aŭ ne, peti de la signifo pravigon de la priskribo. Oni povas konsideri la kondiĉojn de produktado de la parolado, distingi eldiron kaj eldiritaĵon k.t.p.

Se la priskribita lingvo restas ja ĉiam sama, la metodoj de priskribado estante deferencaj, la reguloj de funkciado de la lingvo tiel trovitaj estos difencaj. kiel povos la instruantoelekti inter ĉiuj tiuj teorioj por fondi sian instruadon? Estas, konklude, necese por li, koni ilin sufice bone por pli bone disigi sin de ili, pur ne partopreni kverelojn de instruado kaj por preni tion, kio estas la plej bona

aj efika el ĉiuj fontoj laŭ la bezonoj de sia instruado.

3) Laŭ la psikologia koncepto de lernado, kiun li memoros la lingvisto kiu aplikas, reĝustigos tre diferencajn metodojn de instruado. Inter la plej konataj metodoj de tiuj lastaj jaroj ni citu ekzemple r aŭdan orelan metodon kaj ĝiajn strukturajn ekzercadojn, kiu estas bazita sur behaviorista koncepto de instruado de la lingvo (pere de stimuloj), la aŭdan okulan metodo, kiu uzas la observadojn de semiologistoj kaj psikologistoj pri la problemoj starigitaj de la akirado de la signifo, la nunaj tendencoj de «kreantaj» aŭ «funkciaj» metodoj. kiuj klopodas por kunigi la pozitivajn aspektojn de la rekta metodo (situacio de vera komunikado, spontaneco de esprimo, motivado) kaj de la aŭda parola metodo precio fiksado de la objektivoj) akurata progresado, rangosupereco de la gramatika lernado sur tiu de la vortaro).

4) Fine, pli bona kono de lingvo kiel socia fakto permesas al la instruantoj pli bone koni kaj sekve pli bone regi la rilatojn interne de socia grupo, tiu de la klaso, ekzemple. Gi permesas al ili ankoraŭ fari pli bonajn elektojn en la enhavo de sia instruado, ekzemple de la nivelo, de la parola skalo de la lingvo, necesaj al iliaj lernantoj laŭ la situacioj de komunikado, us ili problable renkontos en sia futura profesia vivo, aŭ ankoraŭde la elementoj de parolado necesaj por pli bona komunikado inter homoj (fatika funkcio de la Pai ki aŭ por pli nuanca esprimado de la penso (esprimoplena funkcio de lingvo, problemo de kondicoj k.t.p.).

La kampo de didaktiko.

La instruanto devas ricevi metodologikajn instrumentojn necesajn por fari pli bonan analizon de la pedogo ia situacio.

— kia estas lia publiko? (lia 3go, socia kultura, nivelo, motivoj).

— kiuj la objektoj de lia instruado? (kultura aŭ profesia celo, skriba aŭ aŭda lingvo, nivelo de kono je la eniro kaj eliro).

— kia estas la daŭro de lia instruado? (intensa aŭ malintensa lernado, komenca aŭ senĉesa klerigado).

— kie estas la loko de tiu lernado? (Lernejo, centro de senĉesa klerigado aŭ loko de laboro, lingvistika medio homogena aŭ malhomogena k.t.p.).

— kiuj estas la rimedoj, kiujn li havas? (teknologiaj rimedoj de eklernado).

— kiuj estas la instruantoj? (nivelo de klerigado, socia statuso).

34

~—

——I—

Kiam li posedas tiujn respondojn, la instruanto devas kapabli analizi, kiuj estas iliaj rezultoj sur la tipo de instruado, kiun li devos elekti. Estas pro manko de tio, ke la spertoj de senĉesa klerigado montras. sin kelkfoje malsukcesaj.

La instruanto devas ankaŭ lerni kiel oni verkas metodon aŭ lernolibron; kiuj estas la kriterioj de elekto kaj organizado de la enhavo, la kialoj de la elekto de iu prezentado, de la enhavo laŭ la diferencaj stadioj de la klaso; la teknikoj de plifortigado de la lernado (ritmo de memorigado) kaj tiuj de konfirmado (de la elekto de la formo de prezentado, aŭ de la metodoj mem de konfirmado: docimologio).

Nur poste, la instruanto devas lerni kiel uzi tiujn diferencajn metodojn aŭ lernolibrojn unue de la observado de klasoj, poste pere de la gvidata utiligado de tiuj metodoj en reala situacio de instruado. Sed tiu lernado ne devas esti kolekto de receptoj, sed daŭra pripenso pri la kialo kaj la kielo de ĉiu minuto de la instruado. Nur tiam la dialektika rilato inter la teorio, la aplikado kaj la realizado prenos sian tutan signifon.

— Verkis: S-ino O.Eyssautier Profesorino Bordeaux Universitato

— Tradukis: S-ro G.Eyssautier Lyon

Sciigoj de la prezidanto.

Konforme al niaj decidoj en Humlebaek 1975 mi proponis al UEA la kunlaboron kun ILEI. La propono estas strikte ligita al reciproka estimo kaj ne enpenetrado en la aferojn de la partnera organizaĵo. Decidite estis en Humlebaek pri partopreno de ILEI en la Kontraŭ-Rasisma Jardeko de UNESKO. La komitato aŭdis programon alvokante ĉiujn sekciojn, organizi en la propra lando la laboron en la lernejoj. La programo tekstas:

Programo

Pro la politikaj necertoj la estraro de ILEI rezignis asemblei kaj konferenci en Hispanujo. Sekvante plurajn dezirojn la estraro survojigis la konferencon al la UEA-kongreso, dependante esence de lokaj aranĝantoj kaj samtempe priatente niajn proprajn interesojn. Konvena loko estas San Marino, komforta vojo al Greklando, malaltaj vivkostoj en San Marino, interesaj renkontiĝoj. Nia konferenco kaj asembleo komenciĝos 8 tagojn antaŭ la uea-kongreso. Laŭ propono de ILEI, la rezultato estos prezentita en Ateno.

35

— pàgina 8 del PDF —

Referaĵo – Esperanto.

Lernojaro 1974-75, instruistino Gianfranca Taddei Braschi.

Je mia tria jaro Esperanto-instruado,-mi povas diri ke, ankaŭ se ne plenplene kontenta, mi estas almenaŭ konvinkita, ke mi iras la ĝustan vojon. Multaj flankoj pli klare evidentiĝis, kaj la situacio estas kuraĝiga.

La ideo de la Direktoro apliki Haralelo la instruadon de E. kaj de la itala lingvo, valorigante E.on, kiel oairaron lingvon, ŝajnas al mi vere bonega. La ĉeesto en la klasĉambro de la klasinstruisto, dum la E.-lecionoj ebligas la kunligojn kaj igas kreiva la kunlaboradon.

Mi rimarkas, ke la ĉeesto de E. en la lernejo, kiel estis enkondukita en «OL- TRESAVIO» igas pli konkretajn kaj ĝis nun ne ankoraŭ ekspluatatajn pedagogiajn eblecojn. Valoraj estis sendube kaj estas la idealaj motivoj kiel la internaciismo en ĉiuj soci-kulturaj aspektoj; interesa la propedeŭtiko al la lernado de la fremdaj lingvoj, sed tute ne atendita estis por mi la senpera kaj konkreta valoro, kiun E. havas en la instruado de la itala lingvo. La lingva komparado instigas al daŭraj pripensoj, kontroloj, profundigoj, klarigoj, kiuj, lau mia opinio, ja havas gravecon en la logika formiĝo de la gelernanta menso. Pere de tia komparado aperas pli evidente la gramatikaj funkcioj de la unuopaj morfemoj en la lingva strukturo kaj enfokusiĝas kelkaj mensaj kategorioj, kiujn la itala lingvo ne povus klarigi kaj precizigi.

Pro tiaj premisoj kaj sekve de la diversaj pozitivaj aspektoj pruvitaj de E., mi opinias, ke, ĝia enkonduko en la lernejon samrajte kun la aliaj studobjektoj, estas legitime alcelinda.

Mi deklaris, ke mi estas konvinkita esti sur la ĝusta vojo, ankaŭ se ne plenplene kontenta pri mia laboro. Atingi la plej bonon ne estas facile kaj interalia mi opinias, ke ne eblas.

Multaj malfacilaĵoj, kelkfoje bremsas kelkajn optimismojn, reduktas la rezultojn, krizigas la metodojn. Sed ĉi tiuj estas aspektoj, kiuj ne devas nin deflankigi de la problemo en ĝia tuto kaj esenco. La metodikaj problemoj bezonas alĝustiĝajn alceliĝojn ĉar ili celas kaj rilatas al la treege moviĝema, dinamika kaj kelkfoje ne antaŭvidebla realaĵo, kiu estas la infano.

En mia laboro mi sekvis la programon de la Direktoro, ĉar lia estas la ideo pri la komparo kun la itala lingvo ku a aliaj lingvoj, sed mi sentis min plene libera sekvi mian metodikon. ;

Tiel, ankaŭ se instruante mi baziĝis sur la lingva komparo, al mi plaĉas sekvi ne pogradajn gramatikajn metodojn en kiuj ŝajnas al mi ligi aride la infanon, sed tian komparon mi greftas en la vivan konkretan paroladon; tial ke la gramatika enprofundiĝo estu nur parentezo, momento de natura situacio, logika medito, sed ne la ĉefa aspekto de la situacio, kiel estus se mi ekstartu kun la premiso sekvi sisteman gramatikan metodon.

Multe helpis al mi ĉi-jaron, ke la infanoj havis sian lernolibreton kompilitan laŭmezure de la infano en la lernejo, kaj laŭ la metodo aplikita. La libretoj estas ambaŭ valoraj, ĉu la gramatika, ĉu la konversacia lernolibreto. Por sekvi mian linion evitante la sisteman gramatikan instruadon, kiu laŭ mi estas arida, mi ekstartis de la konversacia libreto kaj de la ar “o frazoj en ĝi entenataj kaj iom post iom, laŭ la natura sinsekvo mi enkondukis la lernadon de dedukta gramatiko.

„— La mia estas malrapida laboro ankaŭ ĉar limigita estas la tempo je dispono. Gis nun oni alfrontis malmultajn temojn: la lernejo, aŭtuno, vintro, la domo.

Pri la domo ni haltiĝis ĉar mi pensis vivigi la lecionon aplikante la DIALOGAN

RECITADON pri la fablo de la TRI PORKIDOJ, multe simpligita kiel ĝi aperas sur libreto n.ro 2.

36

La kompilo kaj la traduko de la dialogoj okupis 5 lecionojn, ĉar oni laboris

prapa ĉiuj infanoj persone kontribuis, ĉu en la kompilo, ĉu en la traduko. La lingva

omparo kun la itala lingvo sekvis la tutan preparlaboron, kaj ĝia evoluo laŭ mi fruktodona, kaj utila, ĉar la infanoj sekvis kun intereso kaj evidenta profito, almenaŭ laŭmomente , ĉu en Esperanto ĉu en itala lingvo. Kelkfoje mi rimarkas, ke mi pli insistas pri la itala ekzercado ol pri la Esperanta, se, intence tio ĉi kulpigas min rilate E-on, mi opinias, ke en mia lernejo ĝi havas senkulpiĝon ĉar Esperanto estas la ĉefa motivigo. En la klasoj la laboro iras samritme, ĉu en la IV-aj, ĉu la V-aj. Ankaŭ la infanoj de la IVa F., kiuj alfrontis ĉi-jare unuafoje la studon de Esperanto, sekvas kun intereso kaj vigleco; multaj el ili, mi povas diri, estas je la nivelo de tiuj, kiuj studas Esperanton de tri jaroj.

La laboro en la grupoj laŭ elekto, ne plu estas amasa laboro, kaj oni devas fari alimaniere, kun alia spirito. E. devas liberiĝi de la lerneja aspekto kaj devas esti instruata kiel ludo. La ludo, kiu plej nun taŭgas al nia celo estas la DRAMIGADO, Mallongaj scenoj el famaj fabeletoj, aŭ inventataj kune, kiuj okupas en la kompilado unu lecionon, povas taŭgi. Gis nun ili estas 5 aŭ 6. Fiaskis la plej longaj, kiujn mi trovis sur la libroj, male restis en la intereso aliaj mallongaj, hazarde trovitaj aŭ kreitaj. Ekzemple tiu,, kiu ekestis de lumbildo titolita «LA DU LEPORIDOJ». Sur la lumbildo vidiĝas du leporidoj batalantaj pro brasiko, vulpoalproksimiĝas por manĝi la leporidojn, ĉasisto lemo kun pafilo. Sekve de ĉi tiuj tri elementoj mi invitis

a infanojn riĉigi la rakonton. Mi nomis la leporidojn Meo kaj Ĝeo kaj tuj ekiĝis

la dialogo, kiun mi pretendis tuj en E. post mallonga pridiskuto italingve. Leporido alvokas la alian invitante lin(«ĝin) ludi en la herbejo ĉar estas suna, bela tago. Estas mallonga diskuto pri kia ludo, poste diskuto pri la ludiloj hejme lasendaj, ĉar oni povas ludi per papilioj kaj floroj. La sceno translokiĝas sur la herbejon kelkmomente, kaj iu sentas malsaton kaj jen brasiko benata, kiu ŝajnas savi la situacion, jen sekvas disputo, je kiu profitas vulpo, sed je la helpkrioj alvenas ĉasisto ‘ kiu fuĝigas la vulpon. Tiel, havante je dispono kelkajn bazajn elementojn aŭ vefton, en Kemio kun la infanoj elfontis dialogo kaj mallongaj meg La infano tamen volus roli antaŭ publiko, tia estas la plej grava motivigo por li, kaj tion ĝis nun ni ne suk-

cesis, ĉar la tempo estas mallonga kaj la grupoj; ne stabilaj. Ci tiu estas negativa aspekto, kiu ofte faligas la intereson por la laboro. A

Alia grava afero estas la INTERNACIA KORESPONDADO. Gi estas grava punkto, kiu interesas kaj vivas, kiam la poŝto funkcias, malvigliĝas, kiam estas malno En miaj dekunu klasoj mi komencis korespondadon kun 18 eksterlandaj

ernejoj:

IV A Hungarujo (Komlo)

IV B Hispanujo (Alicante)

IV C Rumanujo – Nov-Zelando – Usono.

IV D Britujo – Japanio.

IV E Finnlando – Usono (Chicago)

IV EF Bulgarujo – Francujo (Lion)

V A Bulgarujo (Sumer-Preslav)

V.B Jugoslavujo (Somzale)

VC Prancujo (Paris) Jugoslavujo (Ljubljana) V.D Hungarujo (Budapeŝto)

VE Jugoslavujo (Zagreb)

La laboro pri korespondadoiris laŭ miaj deziroj. Mi volis eviti korespondadon nur individuan, ĉar la intano sola ne povas regi ĝin kaj laciĝas, post unua interŝanĝo

de informoj ne plu scias kion diri; mi volis ankaŭ eviti korespondadon nur grupan ĉar la infano seninteresiĝas dezirante kunporti hejmen ion personan por montri

ĝin al la gefamilianoj kaj geamikoj. Por eviti ambaŭ malagrablaĵojn oni faris kolektivan kaj individuan korespondadon samtempe. Ni eksendis en la sama koverto kolektivan laboraĵon kaj unuopajn bildkartojn de la infanoj, petante de nia plumamikoj sekvi la saman sistemon.

37

— pàgina 9 del PDF —

La la sendaĵo, kiel gus laboro konsistis el tri.desegn-paperoj, sur la unua estis desegnita Italujo, dividita je regionoj, la nia estis flavkolora kaj aldonitaj estis kelkaj informoj:

„Nia lando estas Italio. Kiel vi vidas ĝi bavas la formon de boto. Ialio dividiĝas en 20 regionoj. Nia regiono (tiu flava) nomiĝas Emilja-Romanja.

Sur la dua estis desegnita nia regiono kun la 8 provincoj; sur la tria ni algluis bildkarton kun panoramo de ĈESENA kun jenaj tekstoj:

Nia regiono estas Emilja-Romanja. Gi estas la plej suda de la norda parto de Italio. En ĝi estas ok provincoj. La ĉefa urbo estas Bologna (legu: Bolonja); tie estas Universitato. Ĉesena troviĝas en la provinco Forli.

Cesena (legu: Cezena). estas malgranda urbo. Gi situas je 15 km. de maro-Adriatiko kaj ĉe la que de montetoj. En la urbo estas antikvaj konstruaĵoj. La Cezenanoj estas gastamaj kaj laboremaj.

La infanoj sur la individuaj bildkartoj ekprezentis sin per simpla frazo:

Miestas…… Mi deziras ricevi bildkarton …

„Ci tiu nia sendaĵo trovis saman respondon el Finnlando, Hungarujo, Bulgarujo, Britio, Francio, Jugoslavio. Aliaj landoj sendis nur individuan korespondaĵon.

Nia dua sendaĵo havis kiel kolektivan laboraĵon 4 paperfoliojn dediĉitajn al 4 Italaj urboj: ROMA, FIRENZE, VENEZIA, MILANO. Ni kolektis uzitajn bildkartojn, algluis ilin sur la unuopaj paperoj kaj skribis informojn pri la respektivaj urboj.

La infanoj verkis letereton kompilitan kune informante pri la vizitata lernejo, pri la klaso, pri la lernejaj vestoj, kaj petis samajn informojn de siaj eksterlandaj SN

Por kelkaj landoj estis malfacilaĵoj, en la senco ke ankaŭ ili ne respondis aŭ ili respondis nur unufojon, ni ne scias l kialon.

Kun Hungarujo okazis jam la tria PNE EF ar pro perca dediĉita al la italaj moneroj.

Ni alguis monerojn je 5 – 10- 20 – 50 Liroj kaj ni aldonis faksimilon (tio estas

per ludmarkoj) por la plej altvaloraj je 500 – 1000 – 10.000 Liroj.Nia laboro je la fino

de Aprilo haltiĝis. Mi ne pensas, ke ni sukcesos sendi aliaĵojn pro la malrapideco

de la interŝanĝoj. La infanoj entuziasmiĝas, kiam ili preparas siajn leteretojn, ĉar,

krom la komunan tekston, kiun ili preparas kune, ili povas personigi siajn leterojn

p desegnaĵoj, pensoj, aldonante poŝtmarkojn, monerojn, eĉ karamelojn, plumojn aj diversajn aliaĵojn.

Nature tia entuziasmo kreskas kiam estas ili, kiuj ricevas la sendaĵon flanke de siaj eksterlandaj geamikoj. Alveno aparte feliĉa okazis en la IVa D. Dum la distribuado de la poŝtaĵo eniris S.ro Fantini, kiu vidinte la okazontaĵon ekkriis: ŝajnas al mi, ke alvenis « La Befana » virino Epifanio, kiu alportas donacojn. Verdire la ĝojo estis nepriskribebla. Knabino Valentina Mambelli, en sia letereto estis trovinta krom karamelojn kaj poŝtmarkojn, broditan naztuketon kaj du ĉarmajn rubandetojn por ornami la hararon. Si estis la centro de bonvola envio de tiuj, kiuj ne estis ricevintaj poŝtaĵon. Ci tiuj infanoj nature estas feliĉaj korespondadi kaj estas fantaziemaj en la preparo de siaj leteretoj. Por aliaj, por tiuj, kiuj de monatoj atendas ricevante nenion, la intereso estingiĝis.

Alia grava afero pri la korespondado estas la kunlaboro kun la klasa instruisto. La kolektivaj laboraĵoj alvenintaj, miznenaj precipe laŭ geografia vidpunkto, povas kun profito esti utiligataj en la lerneja laboro de la klaso. Estas geinstruistoj, kiuj malatentas interesan materialon, kaj ne kapablas uzi ĝin por siaj celoj, male estas aliaj, kiuj kapablas el simpla bildkarto elpreni motivon por interesaj studoj kaj eksperimentoj. E. sendube en la lernejo donas sugestojn por multaj iniciatoj, oni devas nur kapti kaj uzi ilin. Lasta 2 vo ea en mia listo de la aktivecoj kunligitaj al E. estas la intergastigado kun fremdaj infanoj. Gis nun tio okazis kun slavaj infanoj, tamen pere de la slavoj, grupeto de niaj lernantoj renkontiĝis kun infanoj de aliaj landoj. En ame ue vai fakte, kien ili iris por partopreni al —— pupteatra festivalo por geknaboj en Esperanto, ili kontaktiĝis ankaŭ kun Ceĥoj, Eg. -acad, kaj Angloj: Estas tamen necese, ke ni klopodu larĝigi tiajn interŝanĝojn kun aliaj landoj kaj jam ni klopodis interrilati kun Aŭstra kaj Franca Lernejo. Aŭstrio ne konsentis pro malfacilaj translokiĝoj dum la lerneja periodo. Francio respondis, ke preferiĝas

38

proksi la interŝanĝan vizit-projekton al la venonta jaro, kiam la lingva preparo de a infanoj estos pli bona. Venontjare estos bone ekstarti en la interrilatoj en pli konvena tempo, ĉar tiuj estas okazoj kaj spertoj vere valoraj por niaj infanoj.

La vojaĝoj kaj la rektaj kontaktoj kun landoj kaj popaloj fremdaj en la formo, kiun E. permesas, tial ke oni vivas en la familioj kiel en la propraj, estas konkretaj lecionoj pri vivo kaj pri homa frateco, ekster la sterilaj kaj la fiaj naciismoj.

La lerneja evoluo.

dokumento 3 de la laborplano

1. 1973 -1975 periodo de antaŭpreparoj por lernejaj eksperimentoj (vidu la dokumenton 4 sub punkto 5).

11 Por antaŭprepari lernejajn eksperimentojn estas rekomendinde eluzi jam atingitajn rezultojn en la ĝisnunaj eksperimentojn klasoj.

2.0 1975 – 1978 internaciaj lernejaj eksperimentoj en zonoj kaj regionoj, en

RO estas la kondiĉoj por realigi eksperimentojn.

Lokaj E rertennasoj estas tiaj eksperimentoj, kiuj havas apartajn dida-

ktikajn celojn, kiuj povas esti lingvistikaj, komparaj kaj helpantaj al

naci kaj fremdlingva instruado.

2.2 Daŭrigo de la Esperanto-instruado laŭ la nunaj kondiĉoj. La nunaj eblecoj devas esti eluzataj, ĉar ili donas la ĝis nun plej solidan bazon de nia agado. a

2.3 Eksterlerneja aplikado de esperantlingva kono. Ĝi estas la plej grava

unkto de nia tuta laboro. Per tio ni distingiĝas de ĉiu alia fremdlingva instruado. Uzebla estas la praktika gvidilo: La formoj de eksterklasa aktiveco de gelernantoj kaj gepa aplikado de lingvaj kapabloj. i

21

2.4 1978 Someraj lernejoj (en ili partoprenas la eksperimentaj klasoj pro kontrolo). Internaciaj lernejoj (someraj lernejoj) estas bonaj demonstriloj pri la praktika uzebleco de Esperanto ankaŭ en internacia lerneja kadro. Pro tio ili.devus esti la fina punkto de ĉiu lerneja eksperimento.

3. 1978 – 1980

3.1 Pareo eksperimentoj en elementaj lernejoj ekde duaj ĝis triaj klasoj kiel bazo laj sekva fremdlingva instruado.

3.22 Daŭrigo de la lokaj eksperimentoj sub novaj demandoj, ekz. mezuro de la lerntempoj.

3.3 Generala kaj specifa diskutoj kun oficialaj instancoj surbaze de la akiritaj zezultoj kaj ties konkludoj.

4. 1981 -1982

4.1 Observado de la gelernantoj estintaj en eksperimentaj klasoj dum la lernado de aliaj Ĥemdaj lingvoj. | A

422 Ĉefa atako per argumentoj kontraŭ la establiĝinta fremdlingva instuado.

4.3. Periodo de la plej konsekvencaj bruoj kaj agadoj (t. e. energiaj postuloj pri la enkonduko de Esperanto en la lernejojn).

5. 1983 -1984 | kaj EA

5.1 Multnombraj kaj intensaj, internaciaj renkontiĝoj por gelernantoj kaj instruistoj,

5.2 interŝanĝoj de gelernantoj inter «Esperanto-klasoj».

39

— pàgina 10 del PDF —

40

Parolante pri Esperanto.

Parolado de d-rino Catina Dazzini en Sonnenberg.

La mia ne estos prelego, mi havas nur la intencon kiel instruist(in)o pri Lperanao doni al Vi kelkajn indikojn, kiuj ebligos pluan profundigon via

anke.

Ofte oni demandas ĉu ekzistas Esperanto-Literaturo. La saman demandon oni faras ankaŭ pri la Romia Literaturo.

La ĉefa argumento, kiun kutime oni uzas kiam oni volas diskuti ĉu Esperanto estas lingvo aŭ ne (ne ridu!!…) estas, ke, ne ekzistante Esperanto-popolo, povas sekve ekzisti nek lingvo nek literaturo.

Kiamaniere oni povas kontraŭbati?

Nur per informo, informado kaj dokumentado ĉar plejparte parolas pri Esperanto skeptike aŭ kritikas tiuj personoj kiuj ne konante la lingvon, nek ĝian literaturon nek la socian valoron de la evoluo de la homaj.kontaktoj kaj interkomunikoj pere de ĝi, stulte kaj naive ne volas akcepti la ideon, ke Esperanto spite al ĉiuj tradiciaj teorioj pri formiĝo de naturaj lingvoj, ekestis, evoluis kaj heletris.

Mi montros kiamaniere Vi povos studi la Esperanto-Literaturon kaj posedi ĝin bone ne nur por instrui ĝin al la Esperantistoj, sed precipe por prelegi informante la ne-Esperantistan publikon.

Kiel Vi bone scias ĉiuj literaturoj komencis per poeziaĵo kaj estas substrekinda la fakto ke ankaŭ Esperanto kvankam tre juna lingvo havas originalajnpoeziaĵojn kiel MIA PENSO kaj HO MIA KOR’ de Zamenhof mem, al kiuj sekvis poeziaĵoj de Grabowski l 1857-1921), pola kemia inĝeniero de Varsovio, la unua Esperanto-poeto:

– LA LIRO de la Esperantistoj

– La 6 originalaj poeziaĵoj de PARNASO DE POPOLOJ

– TAGIĜ

– REVENO DE L’FILO, kaj

– SUR UNU KORDO. |

La Esperanto-poezio estis for de infanaĝo, pli matura pro enhavo kaj verstekniko pere de la ORA DUOPO (Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy de la Hungara skolo) Menciindaj:

– MONDO KAJ KORO de la «poeto de la poetoj KALOCSAY

– PRETER LA VIVO de la «poeto de la popolo»-PACJO-BAGHY. 1922.

Verdire por ke oni povu paroli vere pri literaturo, oni devas atendi, ĝenerale, ke la popolo havu civilizon, ĉar literaturo fakte kaj jure ekzistas nur kiam ĝi esprimas ian civilizon, kaj interligiĝas kun la civilizo mem: kiam civilizo de. iu popolo mortas, ankaŭ se la lingvo postvivas tamen ĝia literaturo mortas. Ni Esperantistoj kaj ne nur ni estas konvinkitaj, ke estante Esperanto internacia, monda lingvo povas havi internacian literaturon, ĉar ĝi estas esprimo de civilizo en la tuta mondo.

L.L. ZAMENHOF, ĉar lia celo estis pruvi al la ankoraŭ skeptika mondo (tamen skeptikuloj ekzistis, ekzistas kaj ĉiam ekzistos), ke la lingvo kapablas ĉion esprimi, eĉ la plej altajn sentojn kaj la plej malfacilajn pensojn, ne volis verki kaj sin dediĉis al traduko de ĉefverkoj de diversaj naciaj kulturoj – HAMLETO de Shakespeare (1894)

– LA REVIZORO de Gogol (1907) – GEORGO DANDIN de Moliere (1908)

– LA RABISTOJ de Schiller (1908)

– IFIGENIO EN TAURIDO de Goethe (1908) – MARTA de Orszesko (1910)

Kaj post lia morto aperis:

– MALNOVA TESTAMENTO (1926)

– LA FABELOJ de Andersen, 4 Volumoj (3 en 1932, kaj la 4a en 1963) Konsiderante ke mi ne intencas prezenti historion de Esperanto-Literaturo tradukita kaj originala mi, prezentos nur unu verkiston, kiu laŭ mi multe kaj plej vaste kontribuis al la evoluo de originala Esperanto-Literaturo.

JULIO BAGHY, la poeto de la popolo, (1891-1967)

Matura poezio estis en liaj manoj kaj li kreis siajn proprajn formojn kaj pere de poezio li respondis al la idealo de ĉiuj popoloj.

– en PILGRIMO (poemaro eldono de la aŭtoro Budapeŝto 1926,) li verse pritraktas patose la sociajn problemojn kaj li daŭre kunsentas kun la subpremitaj tavoloj de la socio.

– en VAGABONDO KANTAS (eldonita de liaj geamikoj en Budapeŝto 1933) ni povas trovi en la sepdekkvin poemoj senartifikan, spontanean, melankolian poezion en perfekta formo.

– en SONGE SUB POMARBO (eldonis Stafeto en 1958) – triakta lirika komedio en ses fantaziaj bildoj, Lia voĉo sonas kvankam iom lace kaj pesimisme, tresobre kaj saĝplene; el ĝi kiel stranga peza vaporo leviĝas nova, ne oficiala kaj senpretenda optimismo, foje esprimita kiel fuĝe el hodiaŭo foje kiel riproĉo al hodiaŭo. Li ektraktis multajn problemojn, kiuj estis komunaj al la tuta homaro, kaj speciale al la juna generacio, kiel skribis Drago KRALY en 4 PRELEGOJ pri Esperanto-Literaturo, Ljubljana 1960.

– ĈIELARKO – popolfabeloj de 12 folkloroj verse originale verkitaj eldonis Stafeto 1966.

Pri PROZO estas citindaj la tri romanoj:

– VIKTIMOJ (1925) – SUR SANGA TERO (1935) – kaj la VERDA KORO (1937-62) en kiuj aŭtobiografie li pron kun granda realeco kaj klasika stilo la suferojn de la siberiaj militkaptitoj.

– DANCU MARIONETOJ: originala novelaro eldonita en 1927, en kiu prezentiĝas profunda sento kaj homa komprenemo por la elpuŝitoj de la vivo, ofte tre realisma kaj pesimisma pensmaniero.

– HURA! Lia plej ampleksa romano (eldonis Litetarutura Mondo 1930) prezentas kontraston inter la seriozaj kaj humoraj partoj, la aŭtoro tuŝas gravajn sociajn problemojn kaj montras du tendencojn estante majstre grimaca satiro pri la socio kaj utopie dubema pri socio pli bona, ĉar kie estas homoj ofte mankas bona solvo.! La romano aperis ankaŭ en germana lingvo. Simpatiante al Laborista movado Baghy skribis en Hura!: «nur en iu nova kulturo, la bona kulturo povas redoni al la homaro la perditan Paradizon» Mi havis la ŝancon plurfoje renkonti Baghy, Li estis vere aparta homo, kaj kvankam elstara akademiano, li estis sincera s.ano, frato-amiko, Li estis PACJO. Mi havas personajn rememorojn kiam dum ekskurso al SZEGED ni sidis vidalvide en la kupeo kaj Li longe babilis romantike kun mi, kaj Li diris, ke Li emis esprimi tion, kion Li sentis tute simple, kaj mi pensis al la verso de Dante: «ed a quel modo e cio ch’e ditta dentro vo significando» = Kaj laŭ kiel . . a: … .c: – o A = . interne diktas ĝi mi signifigas. (Piug. 24′ V’ 53-54) «Li ĉiam sentis inspiron, kiu plenigis Lin kaj verŝis versojn kiel akvo de l’rivero aŭ sango el la koro.

Se Vi legas iliajn versojn vi sentas ke en li batas ia granda koro, la koro de Paĉjo kaj o se Vi Lin neniam renkontis vi sentas ke Li estas Amiko via, amiko de la homaro, Li estas ja la poeto de la popolo; tiuj kiuj Lin konis, des pli sentas kiel grava estis tiu Esperantisto, bonsance ke Li ne estis avara kaj multon verkis. – Do, alproksimiĝu al Lia muzo kaj vi trovos ion ankaŭ por Vi!

41

— pàgina 11 del PDF —

Substreku Lian nomon per ruĝa krajono ĉar Li ne estis nur poeto kaj verkisto dum pli ol 45 jaroj, Li ne maljuniĝis, tio okazis ankaŭ al mia Patrino. estas 76 jaraĝuloj, kiuj restas junuloj, tamen Li estis malnova Esperantisto, ĉar Li naskiĝis Esperantisto, li sopiris kiel multaj inter ni al pli bona mondo kaj en kelka senco Li atingis ĝin kaj en «Letero al Kalocsay» Li skribas:

ni donas tutan vivon sen ŝancelo

por servi per la Belo por,la Bono,

por estonteco, por la nova homo. Eble Lia vivo poras montri al ni, ke en iu momento de nia vivo okazas io, kio sugestas al ni fari ion: kiel se estus destino!.

Li estis aktoro, kaj militkaptito kaj vaganta apostolo, sed estis ankaŭ edukisto. Li instruis al pluraj generacioj gvidante kursojn, jen alia granda merito de Baghy…Li instruis la lingvon kaj organizis la literaturajn vesperojn en ERA (Esperanto-Rondo-Amika en jaro 1921) kun viva gazeto;en 1922 fare de Li, Schwartz kaj Kalocsay fondiĝis LITERATURA MONDO, ĝi estis literatura or- = kaj centro de la tiama Esperanto-mondkulturo, kaj Baghy estis ĉefreda-

toro. – Do, imitu Lin almenaŭ en la bona volo ĉar bedaŭrinde mankas al ni Lia kapablo kaj eble neniu povos nei, ke Esperanto havas riĉegan literaturon fare de spiritgigantoj.

Nuntempe post tiom da progreso turmentas la atomtempajn homojn la dubo ĉu la homo, sklavo de la tekniko, kapablos bremsi tiun mekanismon, kiu minacas ekstermi lin…… kio estas farenda?

– Eduki oni devas la homojn, por ke ili rekonsciiĝu, eble ankaŭ Esperanto po-

vas helpi en tiu ĉi kampo, pro tio eklaboru en la kampo de literaturo, ĉar

tiel oni pur pli facile montri al la skeptikuloj, ke Esperanto alportas al la homaro la plej altajn valorojn de civilizacio de la tuta homaro mem; kiel la Naciaj Literaturoj estas la marmoreroj el kiuj konsistas la literaturaj naciaj mozaikoj, Esperanto ebligas, ke ĉiu nacia literatura mozaiko estu entenata harmonie en la plej vasta mozaiko de la monda literaturo.

A

Vidu, parolante kun parlamentano mi rimarkis, ke en Italujo malfacile oni distingas la literaturon de la politiko, eble ĉar en Romo niaj praavoj, la Latinoj, submetis ĉiam literaturon al politiko: la popolo strikte obeis, ofte blinde al la Stato. Tamen, por ni modernuloj estas praskribenda historio de monda literaturo kiel progreso de la homaro, kiu ja deziras, liberiĝante de la Stato kaj de la politiko mem, pruvi sian universalan valoron. De la komparo inter la diversaj literaturoj venas la instruo kaj la stimulo, kaj Esperanto estas la ilo, la lingvo taŭga por skizi tian historion !

– Kiel mi diris je komenco, la mia ne estis prelego, sed, kiel mi faras en miaj klasoj kun miaj atentaj gelernantoj mi invitas al konversacio kaj aplikas la sistemon de la laborgrupo, Nun estas via vico, estimataj gekolegoj kaj mi estas certa ke Vi ĉiuj multe pli kompetente, ol mi, Vi povos kontribui kaj trovi bonan vojon por helpi al nia Afero.

INTERNACIA EKZAMENO Ni memorigas vin pri la broŝuro eldonita de UEA en jaro 1973.

INTERNACIA EKZAMENO Specimenaj demandoj

Mendu ĝin por prepari internacian ekzamenon. Tre utila!

42

Rimarkoj al la raporto «Komunuma instrupolitiko».

Nescio kaj antaŭjuĝo estas plej grandaj baroj sur la vojo de la progreso.

La centra problemo

Laŭ la raporto de prof. Henri Janne la centra problemo estas kiel oni povas fari Eŭropon praktike homogena, konservante ĝian historian kulturan diversecon.

Ĉar praktika same kiel historia kulturoj ne estas penseblaj sen la homa lingvo – se oni ne volas limigi sin al la kulturo de muziko, danco kaj sporto – la problemo estas solvebla akceptante praktikan interkomunikilon kiu samtempe povas transdoni ĉiujn kulturajn valorojn.

La termino dai implicas ke la komunikilo estu en la atingopovo de la grandaj amasoj, konforme al la konstato en la Baza Noto ke la instruo fariĝis amasa instruo. La principo de la demokratio postulas ke oni solvu la lingvoproblemon neelitece kaj nediskriminacie.

Konservo de kalitaca diverseco signifas ke la enkondukota. komunikilo neniel malutilas al la popolaj lingvoj, nek ilin diskriminadas. Kontraŭe ĝi postulas ke oni progresigas la respekton kaj aprecon de la popolajn karakterojn en Eŭropo.

Kio mankas al la nuna strebado al integriĝo estas ke oni tro malmulte faras por ebligi al la Eŭropa loĝanto sperti Eŭropon. Tiu sperto multe dependas de la konscio ke oni povas konversacii senbare kun ĉiu en Eŭropo.. En personaj konversacioj la ĝermo ekestas por solidareco, sed solidareco bazas sur egalrajteco. En la interparolo inter la enlogantoj de malsamaj naciecoj tial la egalrajtigeco estu garantiita. Tiun kondiĉon nur plenumas lingvo, kiu estas fremda lingvo por ambaŭ semkonversacianoj.

Se aŭtentika Eŭropa kulturo naskiĝu kun supernacia karaktero, supernacia lingvo estos la adekvata medio. La latina antaŭe ludis tiun rolon en la kultura supera tavolo de Eŭropo, sed tiu estis eliteca, do nedemokratia lingvo.

La supra rezonado kondukos al la rekono, ke ke semo estas la lingvo kiu kontentigas la postulojn. Pro sia reguleco kaj simpleto tiu ĉi lingvo estas en la mensa atingo de la amasoj, per sia vasta sperto ĝi pruvis esti uzebla por sia praktika kaj kultura tasko, per sia neŭtraleco ĝi garantias la egalrajtigecon de la enloĝantoj rigarde al la lingvorego kaj ne minacas iun ajn popolan lingvon per diskriminacio.

Neglekto

Estas neglekto ke la raporto de prof. Janne per eĉ ne unu vorto mencias Esperanton. Tiu tamen ne devenas de la elirpunkto de lia laboro. Tiu estis la Baza Noto kaj la Konversacia Noto kaj ambaŭ lasas sufiĉe da spaco por la mencio de la enkonduko de Esperanto en la Eŭropa instruado. La Baza Noto ja tezas ke la instruo en Eŭropo «aldonu almenaŭ du novajn aspektojn al la laboro por la Eŭropa unuigo», nome a) plilarĝigo de la naciaj borizontoj al mempapi rana Komunumo kiu nun (? ) kapablas porti sian modan respondecon» kaj b) progresigo de «la sopiro al unuiĝo kaj la elekto de komuna sorto, kiu devos esti travivata en la riĉeco de plena rekonata kaj plene utiligata diverseco» (p.62 maldekstra kolono ned. eld.). «Diverseco kaj interŝanĝo estos plej bone realigataj kiam oni ek de la unua nivelo enkorpigas duan lingvon en la instruado» (p.63 m.k.).

43

— pàgina 12 del PDF —

Neneglekteblaj faktoj

Pro serio de kialoj la nomita neglekto estas malprava.

1) Jam antaŭ la komenciĝo de tiu ĉi jarcento Esperanto funkciis kiel Eŭropa lingvo en internaciaj rilatoj, kvankam en modesta skalo, ĉar ĝi estis instruata en nur malmultaj lernejoj, la lernado estis nedeviga kaj financa subteno neglektebla. Gi tute kontentigis la praktikajn kaj kulkurajn celojn, kiel interalie evidentiĝis el la nombraj internaciaj kongresoj (kun eĉ ĝis 5000 partoprenan – toj!).

2) En 1923 artikolo 7 de la Statuto por telegrafio de la Mondunuiĝo por Telekomunikado rekonis Esperanton kiel klaran lingvo. Oni rajtas redakti telegramojn en ĝi sen plialtiĝo de la tarifo.

3) En 1954 la Asembleo de Unesko rekonis la valoron de Esperanto por edukado, scienco kaj kulturo kaj donis maiionge post tio al la Universala Esperanto- Asocio la staton de Konsilanta Organizaĵo.

4) La leĝo pri la instruado de pluraj landoj inter kiuj Nederlando, prezentas la eblon por nedeviga instruo en Esperanto.

5) En nombro de lernejoj en la landoj de la EEK Esperanto estas instruata. Nombrado de 1965/66 menciis 149 lernejojn, el kiuj 63 en Francujo, 33 en Anglujo, 18 en Italujo, 13 en la Federacia Respubliko Germanujo, 12. en Nederlando, 6 en Belgujo kaj 4 en Danujo. |

6) La duan fojon okazis en 1974 en Lieĝo trisemajna internacia universitata SO- merkurso pri la kampoj de biologio, kemio kaj sociolingvistiko, kie sole E- speranto estis uzata. |

7) En marto 1974 la unua numero de la gazeto Education for Europe aperis ankaŭ en Esperanto. Ĝi estas eldonata de la Centro Europeen de la Culture en la kadro de Campagne d’education Civique Europeenne, en kunkaboro kun la Eŭropa Esperanto-Centro. —

Surbaze de tiuj fektaj la nekonsidero de Esperanto signifas preterlason.

Preterlaso precipe malutila al Eŭropo, ĉar alternativa propono mankas en la

raporto.

La liberiga konkludo

La ĉapitro «Lingvokono» (p.33 k.s.) elvokas la imagon pri katoj ĉirkaŭirantaj varmegan kaĉon por eviti bruligi sian buŝon. Oni rekonas la fortan pliiĝon. de la nombro kaj diverseco de la internaciaj renkontoj, sed sin limigas al la nedifinita konsilo «lernu fremdajn lingvojn» aŭ «lernu iun duan lingvon». Oni tiel evitas la necesan konkludon ke ĉe ĉiuj renkontoj la komunikado nur efike povas sukcesi se ĉiu lernas la saman duan lingvon. |

La konkludo kiun la raporto jes atingas estas ke «la optimuma progresigo de sia lingvo aŭ lingvoj fare de ĉiu Membro-Stato okazu en reciproka kunlaboro, por kiu la Komunumo povas fiksi la formojn en spitiro de = en plurflanka interŝanĝo» (p.36 m.k.). En tiu eldiro mankas ĉiu klara rek omendo, oni deŝovas la malfacilaĵon al la Membro-Ŝtatoj pro timo de «predkaptiloj kaj ĉaspinĉiloj». Tamen oni faras nekovritan traton al spirito de reciproka kunlaboro. Tiel – la stato, kiun oni asertas voli plibonigi, restos la sama. Car ĉiu lando jam delonge klopodis adapti sian lingvoinstruadon al la bezonoj de la tempo kaj de sia pozicio en la mondo. |

Se oni ne estus evitinte la konkludon de la sama dua lingvo, la sola konsekvenco estus ke oni devus rekomendi por ĉiu kiel duan lingvon iun ekster-eŭro pan lingvon aŭ iun supernacian lingvon. La elekton de la plej disvastigita ekster-eŭropa lingvo, la Cina, prof. Janne kaj liaj kunlaborantoj certe ne farus. La alternativan elekton de supernacia lingvo – kio estus farita lingvo – ili evidente ankaŭ ne volis. Car oni rajtas supozi ke ĉiuj kunlaborantoj estas iam aŭdintaj pri la ekzisto de tiaj lingvoj kaj de Esperanto. Ke Esperanto ne estas menciita, signifas ke ekzistis motivoj kiuj malhelpis almenaŭ la mencion, kvankam tiu lingvo, pretendas

44

povi solvi la internaciajn lingvo-problemojn, Tion la scienca akurateco kaj objektiveco postulus.

La malpovo de la raportanto kaj liaj kunlaborantoj veni al rekomendo estas klarigebla: en la limigita kadro de la etnaj lingvoj ne ekzistas solvo. Tiun oni nur trovas kiam oni akceptas novan dimension: tiun de suprenacia lingvo. Tiukaze oni krome malligu la internacian komunikadon dis de la kontakto kun la historiaj kulturoj. Por efika internacia komunikado oni elektu kiel solan lingvon la tra-kaj-trae provitan Esperanton. Por la kontakto kun historiaj kulturoj oni prenas ĉiujn en Eŭropo disponeblajn lingvojn. La komunikan lingvon ĉiu devos lerni se ĝi povu funkcii, la etnajn lingvojn tiuj lernas kiuj sentas bezonon pri tio kaj posedas por tio la kapablon.

Tio kompreneble ne signifas ke kultura komunikado aŭ literatura kulturo estus neeblaj en Esperanto: male, ekzistas multe da origina prozo kaj poezio en Esperanto, same kiel granda nombro de bonegaj tradukoj de klasikaj aŭtoroj el multaj lingvoregionoj.

Ankaŭ direktivoj: Esperanto devige por ĉiu kaj ĉiuj lingvoj libere por la kapabluloj ne estas kontraŭaj kai povas solvi la lingvoproblemon grandmezure.

Ĉe tio neniu lingvo estas privilegiita aŭ Lat aj Saro Libera komunikado

estas garantiata, konforme al libera trafiko de homoj kaj materioj. La elekto de la neŭtrala Esperanto evitas ĉiujn politikajn kontraŭaĵojn kaj kun tio ĉiujn delikatajn facetojn de privilegiado kaj diskriminado. Krome tio malfermas la eblon de libera komunikado kun la mondo ekster Eŭropo.

Se oni relegas la raporton kun tiu ĉi solvo ankaŭ siaj okuloj, oni konstantos je sia surprizo ke ĉiuj esprimitaj deziroj estas kontentigataj en plaĉa maniero.

Speciale la alineoj koncerne la lingvoscion en ĉapitro III Generala konkludo (p.57 m.k.) perdas sian urtikan karakteron: «Eĉ se la Komunumo bavas la devon aktive agi, tamen oni demandas ke ĝi scias eviti ke iel premo estas farata al la lernado de iu lingvo. Lerni lingvon ja estas persona ago, postulanta personan motivadon. Krom tio nenio estas pli frustrada ol la scio de lingvo kiun oni ne uzas». La nomita premo estas aferkoncerna rilate la etnajn lingvojn, sed nekoncerna rilate al supernacia lingvo, ĉar ĉiu estas motivita por garantiita internacia komunikado. Devigante ĉiun en Eŭropo lerni Esperanton kiel duan lingvon neniu nacia lingvo estas diskriminata aŭ forprenata. Male: pro la propedeŭtiko de Esperanto la lernado de etnaj lingvoj estas plifaciligata. Por e se kiuj ne deziras lerni aliajn fremdaj lingvojn, k frustriĝo de la nevolita devado, sen forfalo de la internacia komunika eblo por ili. Altrudas sin komparo kun la deviga instruiĝado: tiel kiel ĉiu akiras de ĝi la ŝlosilon al la skribita kulturo, tiel la deviga lernado de Esperanto donos al ĉiu la ŝlosilon al la internacia komunikado.

Ciuj kiuj krome deziras aliron al iu fremda kulturo per la koncerna lingvo, devas havi la eblon lerni ankaŭ tiun. Same la franca kiel la angla restos lingvoj de multaj dezirataj, sen ke tiuj lingvoj, estos altrudataj al tiuj ilin ne deziras. Do devigo (por Esperanto) apud libereco (por ĉiuj aliaj lingvoj).

Nova dimensio de nia kulturo

Esperanto aldonas novan dimension al nia kulturo. Bona instruado de Esperanto enhavas legomaterialon prenitan el multaj kulturoj kaj kontaktigas la lernanton kun multaj popoloj. Gi lin stimulas ekkrespondadi kun infanoj de aliaj popoloj pe kio li vastigas sian vidokampon. Tio kreskigas respekton por aliaj popoloj kaj iliaj kulturoj kaj laboras en la spirito de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. Senbara komunikado dum vojaĝoj en matura aĝo progresigas rektan interŝanĝon de pensoj kun pluraj popoloj. La persona kontakto per lingvo apartenanta sammezure al ĉiu samkonversaciano, multe progresigas la solidarecon inter la popoloj. Esperanto do disvolvas supernacian etoson: Interlerneja korespondado kun la tria mondo estas faciligita de Esperanto: tiu ĉi lingvo estas pli multo en la mensa kapablo de infanoj kaj instruistoj ol la etnaj lingvoj kaj ne odoras pri diskriminacio aŭ novkoloniismo. Kion nia tempo bezonas estas pli da solidareco.

45

— pàgina 13 del PDF —

Ce la instruado de etna lingvo tiu ĉi faceto ne tiom sin prezentas, ĉe tio la rigardo ja estas nur direktika al unu popolo kaj unu kulturo. Car Esperanto ankaŭ funkcias en kis partoj de la mondo kaj post akcepto de Eŭropo havas ŝancon ankaŭ alie iĝi oficiale akceptita, ne ekzistas la danĝero ke ĝi kontribuas al la ekesto de Eŭropa ŝovinismo: male, ĝi donas egalajn ŝancojn al andoj ekster Eŭropo.

Esperanto kontentigas multaj dezirojn

„— «Diverseco kaj interŝanĝado estas plej bone realigitaj se oni enkorpigas em la instruadon ek de la unua nivelo iun duan lingvon» (p.63 m.k.). El la antaŭa estos klare, ke oni elektu kiel «iun duan lingvon» Esperanton. Koncize la argumen-

toj estas resumitaj malsupre Kelkaj faktoj estas aldonitaj.

1) Pro la simpleco kaj reguleco de la gramatiko eĉ la juna infano povas rapide lerni regi la lingvon. Ĉe tio ĝi sentas sin certa kaj spertas kontentecon.

2) La samo validas por plenaĝuloj, ankaŭ – ĉe eksterlerneja studado.

3) Esperanto estas laŭ ĝia vorttrezoro grandparte Eŭropa lingvo kaj pro tio elstare taŭga por internacia komunikado en Eŭropo.

4) Esperanto progresigas klaran stiladon kaj konscion pri frazkonstruo kaj vortuzo.

5) Esperanto progresigas kaj faciligas la studadon de aliaj fremdaj lingvoj. Tio estas eksperimente konstatita en Anglujo kaj Finnlando, dum tio SNKAŬ eslas la sperto de multaj Esperanto-docentoj. Samopinias prof. Mario Pei, profesoro pri romana filologio ĉe la Columbia Universitato.

6) Pro la simpleco Esperanto ne estas eliteca lingvo por infanoj kiuj longe povas iradi al lernejo. Gi taŭgas por la homamasoj. Ĝi estas demokrati-lingvo, estante nenies, respektive ĉies posedaĵo. La angla kaj la franca apartenas ĉiu al pr. 1/6 de la Eŭropa loĝantaro; deviga instruo en tiuj lingvoj trudos ĝin al 5/6 de Eŭropo (do al plimulto).

7) Esperanto ne minacas naciajn kulturojn, ĉar ĝi volas servi nur la internaciajn rilatojn. Gi malhelpas al neniu lerni ankaŭ aliajn lingvojn.

8) Pli ol 150 fakterminaroj (libro-aŭ broŝurformaj) aperis kaj faciligas la uzadon de Esperanto en multaj kampoj.

9) Ekzistas multaj kursoj sur diskoj kaj devene per kiuj la necesa instruistaro rapide povas esti instruita. Pro la simpleco de la lingvo tio kostas malpli da tempo ol ĉiu alia lingvo.

10) Se ĉiu scias Esperanton interŝanĝado trans la landlimoj de studentoj, profes-

oroj, teĥnikistoj, laboristoj aŭ soldatoj ne plu estos problemo.

11) La a de la Eŭropaj institucioj estos pli rapida kaj pli simpla per Esperanto, nemenciita la ŝparon de mono.

12) La problemo de aŭtentikeco kio povas kaŭzi malfacilaĵojn ĉe plurilingva tradukado, estos reduktita al la demando ĉu la Esperanta teksto klare redonas la celitan kaj al la demando ĉu la leganto interpretas la tekston ĝuste (t.e. laŭ la Esperanto-gramatiko kaj semantiko)

13) Se ĉiu Eŭropano fine scias Esperanton, la subtekstigo de filmaj kaj televidaj scenoj povas esti limigata al Esperanto. Multaj internaciaj elsendoj povas uzi Esperanton. En 1973, 22 radiostacioj (en 12 landoj) elsendis en Esperanto dum 1100 horoj.

14) La uzado de unu internacia lingvo plialtigas la gradon de regado, ĉar oni ne estas devigata dividi atenton kaj streĉon alterne al diversaj lingvoj.

15) Eldonado de verkoj kaj revuoj en Esperanto povas grave malaltigi la prezon.

16) Publikigo en Esperanto pligrandigos la vendoregionon por aŭtoroj, ankaŭ poi produktado.

17) La malfacilaĵo trovi por internaciaj traktadoj personojn kun faka kaj lingva kapablecoj, estas reduktita per Esperanto, ĉar preskaŭ ĉiu povas akiri la postulitan lingvokapablecon.

18) Enkonduko de Esperanto en Eŭropo kiel dua lingvo por ĉiu transformos

46

Eŭropon en regiono kie la ebloj de komunikado alproksimiĝas al tiuj de iu sola lingvoregiono.

19) En 1972 okazis entute 50 internaciaj renkontiĝoj en 24 landoj koncernantaj pli ol 11 mil personojn.

20) Ekzistas pli ol 33 mil verkoj originalaj kaj tradukitaj en Esperanto, inter kiuj la plej famaj el la naciaj literaturoj. Plurfoje Esperanto servis kiel pontolingvo ĉe la tradukado. de unu lingvo al alia.

21) Ek de 1905, 57 internaciaj kongresoj de la Universala Esperanto-Asocio okazis en 19 landoj kun 163 ĝis 4963 partoprenantoj (mezume 1197).

22) La Universala Esperanto-Asocio havas tutmondan reton de delegitoj (personoj kiuj laŭpete plenumas servojn al E UNRO]), nome de 3556 en 65 landoj.

23) «La monda lingvo-problemo» estas esperante redaktita plurilingva socia lingvistika, politika, jura, peikolonia kaj ekonomika kvarmonata revuo, kiu multflanke informas pri la lingvoproblemo en la mondo (eldonisto Mouton, Hago).

Fino

En la supro estas klopodita nuligi la neglekton pri Esperanto. Kiel konkludo la moto de la komenco povas esti parafrazita jene:

Nescio kaj antaŭjuĝo pri Esperanto estas la plej grandaj obstakloj al la lingva kaj boma integriĝo de Eŭropo.

G.F.Makkink, mag.biol. (1) Nederlanda reprezentanto de la Eŭropa Esperanto-Centro

(1) Pretas doni pliajn informojn, se dezirata parole. Adreso: Eekhoornlaan 10, Wageningen- „hoog, tel. 08370 – 13815. La precipa informa servo de Esperanto estas Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la lingvo Esperanto, Grasmere Avenue 77, Wembley, Middx, Britujo.

Traduko iom plibonigita kaj kompletigita el la nederlanda.

La originala teksto estas sendita al la Direktorejo-Generala Wetstraat 200, Bruselo, la 11an de februaro ”74.

Calgary (Kalgario) varme bonvenigas vin laŭ «okcidenta» gastama maniero.

Dum la lastaj faeekoj de la 19a jarcento la kanada okcidento estis sovaĝa kaj senleĝa. En 1875 la Rajdpolicanoj (R.C.M.P.) atingis la kunfluejon de la Bow (arko) kaj Elbow (kubuto) Riveroj, kaj tie starigis komandejon. La komandanto, Kolonelo J.F. Macleod, nomis ĝin «Calgary » laŭ gaela vorto signifante «klara, fluanta akvo». La alveno de la Fervojo Kanado-Pacifiko (C.P.R.) en 1883 rapide kreskigis la urbeton, kaj la loĝantaro en 1893 nombriĝis 4.000. Hodiaŭ la nombro estas 400.000. Malgraŭ tio, Calgary ankoraŭ retenas sian emon al amikeco kaj najbareco.

La AVENTURO-CENTRO DE KANADO troviĝas je 220 km. norde de la Kanada-Usona landlimo, nur je 120 km. for de Banff, kaj sur la ĉefaŭtovojo tra la Pasejo Rogers al okcidentaj lokoj. Por pli da informo, skribu al: ;

Calgary Asocio por Turismo kaj Kongresoj. Gastiga Centro, Mewata Parko, Calgary, Alberta, Canada.

47

— pàgina 14 del PDF —

«VOĈO» monata esperanto revuo, 56223 borovo, Skolska ul. 25, Jugoslavio.

Revuo «VOCO» organizas kun celo progresigi originalan esperantan liter-

aturon literaturan konkurson sub la nomo «MAJA VOCO» por mallonga rakonto

verkita originale en Esperanto, nenie antaŭe publike eperinta. Premiojn prizorgos lokaj instancoj kaj estas jenaj: 1 tre valora Esperanto-libro (nun «Esperanto en Prespektivo»); lI oleopentraĵo de pentristo Danilo Banic; NI du bonaj Esperanto-libroj (nun libro pri falintaj jugoslavaj esperantistoj kaj «Nuda inter lupoj» de B. Apitz).

Prezidanto de juĝkomisiono estas s-ino Emilja Lapenna, longjara sekretariino de Belartaj Konkursoj ĉe UEA.

Regularon vi povas ricevi ĉe suba abreso aldonante 1 int. rpk, (Jugoslavoj unu pm. de 1,20 d.).

Limdato por sendi konkursaĵojn estas la 31-a de marto 1976. al adreso;

«VOCO» monata Esperanto-revuo, 56223-Borovo, Skolska ul. 25, Jugoslavio, indikante por literatura konkurso «Maja Voĉo».

JUNA AMIKO – revuo por geinfanoj

Alvoko de la landaj ILEI-sekcioj de J. Mateffy prezidanto de HEA, kaj H.Sonnabend prezidanto de ILEI.

(1) La landa estraro konatiĝu kun la aperintaj numeroj de Juna Amiko, elformu unuecan decidon kaj urĝe ellaboru detalan planon pri laŭeble plej sukcesa diskonigo kaj abonigo al Juna Amiko.

(2) Necesas mobilizi ĉiujn instruistojn kaj Kan perantojn, E ĝis nun apenaŭ estas informitaj pri la revuo. Kvankam la ĉefa forto estas direktenda al la pedagogoj, tamen estas dezirinde mobilizi ankaŭ tiujn aktivuloin, kiuj influas diversaj andajn organizaĵojn aŭ lokajn societojn. Penu atingi inter ili pli ol 50-procentan abonon, ili nepre bezonas ja la profundan konon de la revuo, tra kies paĝoj nia posteularo estas instruata kaj edukata.

(3) Por tiuj, kiuj deziras intense helpi nian revuon, ni fondas la titolon PATRONO

DE JUNA AMIKO, kio signifas duoblan aŭ pli ol duoblan abonpagon. Ni fidas,

ke inter viaj agemaj instruantoj troviĝos ne nur unu helpema amiko, ili ja plurfoje

levis sian voĉon por tia presorgano, kaj bone komprenas ties eksterordinaran gravecon.

(4) Pere de konvinkitaj instruistoj kaj aktivuloj bv. akiri laŭeble multajn abonantojn inter lernejanoj kaj komencantoj, poste instigu ilin partopreni en aktivecoj starigitaj al ili en la revuo,

Kun fido, ke vi komprenas la ekstreme gravan signifon de nia cirkulero mj ke vi faros ĉion eblan por la pluekzistado de la pene reeldonita (post 30 jaroj! internacia lerneja revuo, ni anticipe dankas vin elkore.

Bonvolu nin informi letere.

J.Matĉffy prezidanto de HEA H.Sonnabend, prezidanto de ILEI.

48

Xa Internacia Konferenco de ILEI Respubliko de San Marino 23 -29/7/1976.

Danke al Prof.ino Marina Michelotti, novbakita sekciestrino de ILEI en San Marino kaj al gekolegoj el Ĉezeno (Cesena), la Xa Internacia Konferenco de ILEI okazos ĉe

Casa Esercizi di S. Giuseppe Valdragone Respubliko de San Marino

de la 23a ĝis la 29a de Julio 1976.

Kiel kutime, ĉiuj partoprenontoj loĝos, manĝos kaj laboros en la sama ejo, tio estas, granda, moderna kolegio, kiu kapablas gasti ĝis 170 personojn.

La kosto po persono por la restado, ek de la vespermanĝo de la 23a ĝis la tagmanĝo de la 29a, (6 tagoj de kompleta pensiono), estas

En unulita ĉambro L. 50.000 En dulita ĉambro L. 45.000 po persono En trilita ĉambro L. 40.000 po persono

Konsiderante ke la nombro de la unulitaj ĉambroj estas tre limigita, nur la partoprenantoj kiuj aliĝos pli frue, ricevos unulitan ĉambron. Por aliĝi, bonvolu skribi al D.ro Prof. Mario Dazzini Generala Sekretario de ILEI Casella Postale 22 I-54100 MASSA C. (Italujo)

La Itala Esperantista Junularo intencas organizi aŭtobusan karavanon al Ateno kaj se estos sufiĉa nombro da kolegoj kiuj deziros partopreni UEA-kongreson en Ateno, oni povos aliĝi al la karavano kiu forveturos el San Marino la 29an de Julio posttagmeze.

Se la karavano ne okazos, oni havos same la eblecon veturi kune kaj oni ricevos siatempe ĉiu utilan kaj necesan informon.

Provizora programo

Alveno de la konferencanoj

t LA JJ

Matene: Inaŭguro de la konferenco Posttagmeze: Laboroj de la konferenco

25/7 – Vizito al elementa lernejo en Oltresavio (Ĉezeno) Posttagmeze: Laboroj de la konferenco

26/7 Laboroj de la konferenco

27bi Tuttaga ekskurso

28/7 Asembleo de ILEI

29/7 – Matene: Konkludoj, rezolucioj, fermo de la konferenco.

— pàgina 15 del PDF —

Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj Estraro de la Ligo

1) Prezidanto: = Rektoro Helmut Sonnabend, Im Eckerkampsfeld 11a, D-3161 Dollbergen (Fed. Resp. Germanujo)

2) Vicprezidanto: Direktoro Johano Ingusz, Liget ut. 40, H-1102 Budapest X, (Hungarujo)

3) Sekretario: D-ro Mario Dazzini, Casella Postale 22, I-54100 Massa C., (Italujo)

4) Vicsekretario: S-ro Gaston Turin, 43 Rue Emile Magnin, F-25300 Pontarlier (Francujo)

5) Kasisto: S-ro Olle Olsson, Bantorget 3, S-222 29 Lund (Svedujo). p.ĝ-k. Stockholm 682 117-7.

Sekciestroj de la Ligo

Aŭstralio: Ivan T.M. Maddern, Box 411, Morwell 3840, Victoria

Aŭstrujo: Ernst Rixner, Kleingasse 6 – 18/8/13, A – 1030 Wien

Belgujo: G. Pirlot, Torhoutsteenweg 17, B-8400 Oostende

Britujo: Raif Markarian, 87 Sebastian Ave., Shenfield, Brentwood, Essex CM15 8PP

Bulgarujo: Vasil Bozarov, ul. Ljubotran 98, blok 4, Vhod A, Sofia

Danlando: Lis Thune, Brembirvinget 15, DK-2650 Hvidovre

Finnlando: Pentti Jarvinen, Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82

Francujo: F. Le Magadure, 23 Rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont

Germanujo: Hermann Behrmann, Bahnhofsstr. 54, D-4972 Lohne 1

Grekujo: Sokrates Sakellaropoulos, Agias Paraskevis 30, Ateno

Hispanujo: Felipe Gonzales Del Pino, Dona Maria de Molina 15c, Sevilla

Hungarujo: Marta Cser, Zelay ut. 10-14, H-1368 Budapest V

Israelo: Ron Aser, Raanana, Aŝer 5

Islando: Baldur Ragnarsson, Pope 170, Reykjavik

Italujo: Catina Giulia Dazzini, Casella Postale 22, I-54100 Massa C.

Japanujo: Gamon Higashi-cho 6-51, Koshigaya-shi 343

Jugoslavio: pacemo Stojanoviĉ, Duruntorska ul. 2/IV-32, YU-11000 Beogra

Kanado: feoege Du Temple, 930 Ardmore Drive, R.R.2, Sydney, B:C.

Kolombio: Manuel Angel M. Apaetado Aĉreo 50179, Medellin

Nederlando: O. Hoekstra, Frederikslaan 47, Schoorl-1719

Norvegujo: Elna Matland, Brekkeveien 50, N-4200 Sauda

Nov-Zelando: F. Fleming, P.O. Box 5042, Wellington

Pollando: Teresa Nemere, str. J. Olbrachta 3/5 m 12, PL-87-100 Torun

Rumanujo: – Ignat Bociort, D-dul Eroilor nr. 7/D, et. 1, ap. 5, Timisoara

Suda Koreujo: Dae Young-Rhie, 240-19, Sang-do-2-dong, Yong-dung-po Ku, Seoul

Svedujo: Oskar Svantesson, Skonertgatan 1, S-421 74 Vastra Frolunda

Svislando: Kurt Greutert, Via Monte Ceneri, CH-6512 Giubiasco

Usono: John L. Lewine, West Stockbridge, Mass. 01266

Kunlaborantaj organizoj aŭ izolitaj membroj

Ĉeĥoslovakujo: Karel Kraft, poŝta 5, Zdabof V-28, CS-261 05 Pfibram Germanujo DDR: Ludwig Schodl, Rosa Luxemburgstrasse 37, DDR 195

Neuruppin ] | Kubo: Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 283, Ciego de Avila Sovet-Unio: lohannes Palu, SoOlme 21, SU-200016 Tallin, Eosti NSV

Zairo: Antome-Samuel Ngangu, B.P. 13, Lukala (Nkandu)

IPR 1975/3

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

“INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

IPR

Eldonata de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj

ILEI

Jarkolekto 5 N-ro 3, 1975

Pizo, Italujo

— pàgina 2 del PDF —

Internacia Pedagogia Revuo, n-ro 3, 1975

Enhavo Paĝo D-ro Mario Dazzini – X-a Internacia Konferenco de ILEI . 42 E. Borsboom – Andreo Cseh – lia vivo A 51 Tazio Carlevaro – Esperanto-movado en itallingvaj landoj . 54 Rekt. Helmut Sonnabend – Leciono pri la pasivaj formoj . 57 “X Ne rasoj, sed ni vivas en la mondo . 64 I.C.E.M. – Edukistoj batalas por vera ŝanĝo Wo 65 Jean Marin – Internacia konferenco de Freinet-instruistoj 66 Lis Thune – El danujo 69 Erhhi Aho – El finnujo . Ss s “op opo ox ZI “Y“Someraj universitataj kursoj. . . . . . ol o. koverto3

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO (IPR) Oficiala organo de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI) Aperas trifoje jare

Provizore redaktis: G. Turin 43. rue E. Magnin F – 25300 Pontarlier Kontoj: 1.) ILEI-IPR 25.28.71.464-40 Bank Mees k Hope NV Rotterdam Coolsingel 93

2.) Helmut Sonnabend – Sonderkonto Poŝtĉekkonto n-ro 3245 66-309 Hannover

La abonprezon oni pagu al la landaj sekcioj de ILEI, escepte nemembroj de

ILEI povas pagi al la supre indikitaj kontoj.

IPR -— Fonduso

Bonvolu helpi per via donaco al diversaj celoj de IPR-fonduso: finance helpi

al IPR-ebligi abonojn en landoj havantaj valutajn problemojn-kreado de

infanliteraturo-verkado de pedagogia literaturo.

Bankkonto: ILEI-IPR (fonduso), n-ro 25.28.71.464-40, Bank Mees £ Hope,

Coolsingel 93, Rotterdam.

Xa Internacia Konferenco de ILEI Respubliko de San Marino 23 -29/7/1976.

Kiel jam anoncite la 24/1/1976 pere de cirkulero prot. 138/1976, danke al Prof.ino Marina Michelotti, sekciestrino de ILEI en San Marino kaj al gekolegoj de ILEI-sekcio en Cesena, la Xa Internacia Konferenco de ILEI okazos de la 23a ĝis la 29a de Julio 1976 ĉe

Casa Esercizi di S. Giuseppe Valdragone – Respubliko de San Marino

Respubliko de San Marino

Provizora Programo 23/7, vendredon:

Je la 18-a horo: Ĉiuj gekonferencanoj estu en la konferencejo.

Je la 20-a horo: Gekolega renkontiĝo; la estraro persone salutos la ĉeestantojn.

24/7, sabaton:

Je la 10-a horo: Solena inaŭguro de la konferenco. Programeto:

1) Muzikaĵo aŭ legaĵo 2) Salutado de la gastoj kaj konferencanoj 3) Salutvortoj de la gastoj kaj de la sekcioj 4) Festparolado de la prezidanto de ILEI: «Ne rasoj, sed ni infanoj loĝas en la mondo – la kontribuo de ILEI al kontraŭrasisma jardeko de UNESKO. 5) Kelkaj poemoj diritaj de infanoj. Je la 20-a horo: 1) Enkonduko en la laboron kaj variaĵoj de la semajno. 2) Diskutado kaj aldonaj deziroj flanke de la ĉeestantoj. 3) Niaj zorgoj kaj sugestoj. 25/7, dimanĉon: Je la 9-a horo: Katolika diservo Jela 9,30-a horo: Vizito de elementa lernejo en Oltresavio, Cesena Je la 19,30-a horo: 1) Prova ekzameno laŭ la regularo de ILEI 2) Malstreĉado (ŝercoj – kantado) 26/7, lundon: Je la 9-a horo: 1) Enkonduko: Kiamaniere moderne instrui Esperanton S.ino Dazzini, S.ino Thune, S.ino Taddei, S.ro Peek, S.ro Sonnabend. 2) Laboro en grupoj pri la skizitaj punktoj.

49

— pàgina 3 del PDF —

50

Je la 19,30-a horo:

1) Daŭrigado de la antaŭtagmeza laboro 2) Malstreĉado (ŝercoj – kantado – balo) 27/7, mardon: Je la 8,30-a horo: Tuttaga ekskurso al San Leo kaj Rimini Je la 20,30-a horo: Diskutado pei la temo Ĉu mondvastaj lernejaj eksperimentoj

realigos nian deziron oficialigi Esperanton en la lernejoj? 28/7, merkredon:

Je la 9-a horo: Asembleo de ILEI 1) Raporto de la estraro: 1. prezidanto 2. ĝenerala sekretario 3. vicprezidanto 4. vicsekretario 5. kasisto 2) Fiksado de novaj membrokotizoj 3) Sanĝoj de la statuto (la deziritaj ŝanĝoj de la statuto flanke de la sekcioj, estu ĝis la 1-a de Junio 1976 ĉe la ĝenerala sekretario) 4) Ĝeneralaj diskutoj 5) Elekto de la nova estraro 6) Je dispono de la nova estraro. 29/7, ĵaŭdon: Matene: 1) Konkludoj, rezolucioj, fikso de la venontjara konferencejo. 2) Fermo de la konferenco.

Tuj post la tagmanĝo forveturos el la kolegio la itala karavano al Ateno por partopreni UEA-kongreson. La gekolegoj kiuj havos intereson eventuale kunvojaĝi bonvolu sin turni tuj.al

Gruppo Esperantista Bergamasco = Via Santa Caterina n. 16 24100 Bergamo (ltalio) – Telef. 035/212.207 aŭ 035/243.839 La alveno de la karavano al Ateno estas antaŭvidita por la 30/7/1976

Kondiĉoj por la partopreno.

Kiel kutime, ĉiuj gekolegoj loĝos, manĝos kaj laboros en la sama ejo, tio estas en granda, moderna kolegio, kiu kapablas gastigi ĝis 170 personoj.

La kosto po persono por la restado ek de la vespermanĝo de la 23a ĝis la tagmanĝo de la 29a, 6 tagoj de kompleta pensiono estas:

L. 50.000 L. 45.000 po persono L. 40.000 po persono

,

En unulita ĉambro En dulita ĉambro En trilita ĉambro

Oni esperas ke la prezoj ne altiĝos ankoraŭ ĝis la konferenco, tamen se tio okazos, oni devos pagi relativan kroman sumon proporcie al la oficiala kreskado de la prezoj en Italio.

Konsiderante ke la nombro de la unulitaj ĉambroj estas tre limigita nur la partoprenantoj kiuj aliĝos pli frue ricevos unulitan ĉambron.

Por la aliĝo kaj mendo, bonvolu skribi al D-ro Prof. Mario Dazzini = Casella Postale 22 54100 Massa C. (Italio) sendante la monon pere de la poŝto al pĉk n-ro 22/2883 – Giulia Catina Dazzini – Via Palestro, 36 – 54100 Massa C. (Italio).

La partoprenantoj kiuj alvenos trajne, devos atingi la stacidomon de Rimini, de kie ĉiun duonhoron forveturas aŭtobuso al San Marino. Ili devos malsupreniri ĉe haltejo Valdragone, de kie, piede, je 500 metroj, oni atingos la kolegion. Veturante per aŭtomobilo, oni devos eliri el la aŭtoŝoseo Rimini – San Marino, ĉe haltejo Valdragone, turnante maldekstren, tuj oni vidas la grandan konstruaĵon de la kolegio.

Grandega parkejo antaŭ la kolegio estos je dispono de la partoprenantoj kiuj veturos aŭtomobile.

Aliĝante, honvolu indiki la nomon de la konferencano kun kiu oni deziras havi komunan ĉambron.

Raportoj de la sekciestroj.

Oni petas ke la sekciestroj sendu antaŭ la fino de Junio, al la ĝenerala sekretario: 1) la raporton pri la agado de la sekcio dum la lerneja jaro 1975 -1976 2) la statistikon kaj raporton pri la esperanto-kursoj starigitaj dum la lerneja jaro 1975 -1976 (se oni ne sendis ilin jam al la vicprezidanto).

Oni ne povos esperi en la sukceso de la laboro de ILEI, se la sekcioj ne informos pri la farita laboro, precipe kiam la laboro estis efektive farita.

La ĝenerala sekretario d-ro prof. Mario Dazzini

Andreo Cseh – lia vivo

de E. Borsboom, Livingstonelaan 236, Utrecht (Nederlando) – El monataj cirkularoj de K.C.E. n-ro 70 kaj 74, Postiers 27, CH-2300 La Chaux-de-Fonds, Svisujo

Enkonduko

Miyamoto Masao, la japana Esperanto-verkisto, antaŭ nelonge notis, ke Esperanto en perspektivo estas tro literaturema, kaj ke oni devas pli atenti la t.n. movadistojn, kies nomoj en tiu verko malofte aperas, dum multaj bagatelaj verkistoj estas menciitaj. Li pravas. Necesas doni pli da lumo al la vere grandaj motoroj de la movado, kiuj hazarde ne fiksis multon sur la papero, sed tamen havis multflankajn aliajn valorojn.

Unu el la grandaj esperantistoj estas Andreo Cseh, pri kiu mi kun miro konstatis, unue ke multaj havas neĝustan aŭ nur eran konon, kaj due ke apenaŭ ek-

51

— pàgina 4 del PDF —

52

zistas fontoj, kiuj povas forigi la truojn en tiu kono ĉe serioza studanto. Tial mi planas priskribi felietone lian vivon en la cirkuleroj de KCE. Miaj artikoloj ne pretendas esti kompletaj, ĉar ankaŭ al mi mankas dokumentoj, ankoraŭ ne havigeblaj. Sed unu feliĉan avantaĝon ni havas: Andreo Cseh ankoraŭ vi-

vas kaj posedas sufiĉe freŝan memorkapablon. Dum niaj rendevuoj en la lastaj jaroj mi povis demandi nenombreblajn faktojn kaj detalojn, kiujn mi utiligos en miaj sekvontaj kontribuaĵoj. Ĉefaj ceteraj fontoj estas la Enciklopedio

(1a eldono), la jarkolektoj de La praktiko kaj malpli konata, sed pli informriĉa la serio de 66 artikoloj, kiun Cseh prizorgis por la fama Haga semajngazeto Haagscbe Post en la jaroj 1935-1936.

Por plifaciligi la superrigardon super la vivo de la priskriboto mi dividis ĝin en kelkaj ĉapitroj. La unua pritraktas la infanperiodon de 1895, kiam li naskiĝis, ĝis 1914, kiam li fariĝis studento. Pro tio ke mi ankoraŭ volas kolekti pli da materialo pri tiu tempo, mi preferas komenci per la dua ĉapitro, kiu kovras la jarojn de 1914 ĝis 1922. Tiu ĉi lasta jaro estas iom arbitre elektita. En ĝi Andreo Cseh translokiĝis al Bukareŝto por tie fondi la Esperanto-Centron Rumanan. Por Rumanio ĝi estis netakseble grava faro, ĉar ekde tiu momento per ĝia aktivado la Esperanto-movado fine povis enradikiĝi ankaŭ en tiu ŝtato.

La periodo 1914-1922

En la jaro 1914 la mapo de Eŭropo montris ankoraŭ la fizionomion de la 19-a jarcento. Rusujo vaste eneŭrope.etendiĝis preter Varsovio ĝis la germanaj urboj Thorn (nun Torun) kaj Beuthen (nun Bytom). Interne de la limoj de alia grandega regno, Germanujo, troviĝis unuflanke Orienta Prusujo kun Konigsberg (nun Kaliningrad) kaj aliflanke Alzaco-Loreno. Kaj meze en la kontinento vegetis Aŭstra-Hungara Imperio, tiu konglomerato de plej diversaj kaj kontraŭaj popoloj kaj landoj. Inter ili oni vidis Bohemion, Moravion, Slovakion, Galicion, Dalmation, Transsilvanion ktp. Al la hungara teritorio de tiu ĉi monarkio apartenis la laste nomita provinco: Transsilvanio. Ĝi kuŝis tute sudoriente en la regno kaj limtuŝis grandparte la en tiuj tagoj malgrandan rumanan ŝtaton. Transsilvanio estis unika lando, kiun mi poste pli larĝe priskribos. Provizore nun sufiĉas diri, ke ĝi estis dum pluraj jarcentoj pli malpli sendependa ŝtato kaj ke ĝi estis loĝata de tri popolgrupoj: hungaroj, rumanoj kaj germanoj. Ili relative pace kaj harmonie kunvivis.

En tiu subparto de la granda Danuba Imperio vagonaris iun tagon en 1914 junulo al Budapeŝto. Li nomiĝis Andreo Cseh kaj li intencis studi en la hungara ĉefurbo. La nova studento interesiĝis en la teĥnikaj eltrovaĵoj kaj sekve enskribis sin en la politeĥnika altlernejo. Pro tio ke teĥnika profesio ofte postulas fizikan fortikon de siaj anoj li ŝanĝis la studdirekton kaj unu jaron pli malfrue elektis juron. Post du semestroj la studenta vivo abrupte ĉesis pro la minacoj de la milito.

Kio ŝajnis al multaj nekredebla en 1914, tio fariĝis reala fakto en 1916. Malamikaj armeoj enpenetris en la agoniantan regnegon. Rumanoj transpaŝis Karpatojn kaj klopodis okupi Transsilvanion. Helpo por la aŭstro-hungaroj kontraŭ tiu invado venis el Germanujo. De tie oni haste transportis regimentojn orienten por haltigi la kontraŭulojn. Tio nur parte sukcesis.

Sekvis ĥaosa tempo en Transsilvanio. Enloĝantoj fuĝis de unu parto al alia. Ankaŭ Puj, la vilaĝo en kiu la gepatroj de Andreo Cseh loĝis, devis esti evakuita. La patro, direktoro de la grundregistrejo ricevis tutan vagonon por enpaki la arĥivon, dokumentaron kaj ĉiujn ceterajn objektojn de la oficejo. En tiaj tumultaj kaj pli precipe necertaj cirkonstancoj la gepatroj deziris havi la filon pli proksima. Pro tio Andreo adiaŭis la juron kaj la ĉefurbon kaj returniĝis al sia hejmprovinco.

La studjaroj

Post iom da ŝanceliĝo – Andreo estis la sola filo-, li decidis studi teologion kaj li enskribis sin en la seminario en Alba Julia. La urbo kuŝas meze en Transsilvanio apud la rivero Mureŝ kaj estis almenaŭ tiam la centro de la romkatolikismo en tiu ĉi lando. Ne vasta, sed tamen grava urbo, pro la sidejo de la episkopo kaj de la teologia altlernejo. Tiutempe grafo Majlath plenumis la episkopecon. Homo de rimarkebla spiritformato, grandanima, tolerema kaj dotita de larĝa homamo. Estante vera psikologo, li bone sciis interrilati kun la studentoj. Nli siavice respektis sian gvidanton pro la sincereco kaj fajna interpreto de lia religio.

Grafo Majlath tuj rimarkis ĉe la anoncanto lian plej valoran econ. Andreo scipovis krei harmonian etoson. Li simpatie kaj agrable efikis sur la ĉeestantojn. Oni ŝatis troviĝi en lia apudeco. Ĉesis en lia rondo eksciteco; kvieto kaj paco ekregis. Elradiis fluido de ia korvarmo, sentebla de ĉiu. Tiu kapablo en kombino kun profunda sento de humuro faris el li homon, kiun oni volonte vidis en sia societo.

La kontakto kun la episkopo definitive donis la direkton al la vivo de Andreo Cseh. Ĉi tiu serioze komencis studi kaj en malpli ol kvar jaroj li faris la finan ekzamenon kaj estis konsekrita kiel pastro. Lia unua laborloko fariĝis en 1920 Sibiu, granda industri-urbo ne tre malproksima de Alba Julia. = | |

Li funkciis tie ĉi kiel vikario kaj ankaŭ kiel instruisto de religio en diversaj lernejoj.

Kaj Esperanto

En la historio de la Esperanto-movado tiuj jaroj kaj urbo fariĝis konataj pro la unua Esperanto-kurso sur tute nova bazo, kiun la juna pastro donis al fabriklaboristoj. Poste tiu ĉi instru-metodo ricevis la nomon Ce-kurso. =

Ĝi ne estis la unua agado de Andreo por Esperanto. Jam en 1914, tri jarojn post la ellerno de la lingvo, li propagandis ĝin en Budapesto. Cseh sprite priskribis siajn aventurojn de la budapeŝta jarduo en artikolaro de Haagscbe Post.

Li hazarde konatiĝis en aŭgusto 1914 en la hungara ĉefurbo kun tipa figuro el la Esperanto-movado, la fervora kaj sindona pioniro, la beroa propagandisto. Kun tiu ĉi viro – Jozefo Popper – la studento dum du jaroj kunlaboris sur la Esperanta kampo. Senlace ili klopodis disvastigi almenaŭ la nomon Esperanto en Budapeŝto, sed la rezultoj tute ne estis em proporcio kun la faritaj penoj.

La tiama agado estis kvazaŭ sporto de entuziasmuloj, ludo de grandaj infanoj, kiuj ne faras ekzaktan kalkulon pri la investo kaj frukto, sed ĝuas la aventu-

33

— pàgina 5 del PDF —

54

ron. La efikoj de la propaganda agado estis precipe gravaj por la propagandistoj mem, ĉar ili kolektis interesajn spertojn rilate la psikon de la homoj.

Amibaŭ surgluis markojn kun la vorto Esperanto sur ĉiujn lampofostojn de stratoj, eniris kafejojn kaj manĝejojn por kaŝe ornami la manĝokartojn per la savon, tiel ke najbartablaj manĝantoj demandis pri la nekonata idiomo. Ili petis la permeson al hungaraj verkistoj, traduki unu el iliaj literaturaĵoj en Esperanton; laŭ la motivo, ke ili volis konigi la perlojn de lingvoj de malgrandaj popoloj al la tuta mondo. La ĉefeĉ-ŝlosiloj estis metitaj en fervojajn aŭtomatojn, tiel ke samtempe kun la bileto elfalis la vortareto. Tio impresis ĉe la publiko, kvazaŭ la reklamo por Esperanto estus oficiala aranĝo. La ŝlosiloj ankaŭ estis fiksitaj interne de enkafejaj ĵurnaloj. La legantoj ofte enpoŝigis la malgrandan libreton.

La sperto de ambaŭ diligentuloj estis, ke el donace ricevita lernolibro neniu lernas, el aĉetita libro lernas nur ĉiu dua bomo, sed el ŝtelita libro tute certe lernas la lingvon senescepte ĉiu.

Dum la kvar jaroj en la seminario, post la hejmveno, Andreo inter siaj kole goj ankaŭ propagandis Esperanton. Sed nur post la konsekriĝo li vere efike komencis labori por la Movado.La urbo Sibiu fariĝis la unua mejloŝtono en lia aktivado.

E. Borsboom

Esperanto-movado en itallingvaj landoj: komento pri kelkaj mankoj

de Tazio Carlevaro, Les Hauts – Geneveys – El monata cirkulero de K.C.E. n-ro 74 Postiers 27, CH-2300 La Chaux-de-Fonds, Svisujo

Enkonduko

La leganto eble iom miris, sed mi skribis tute korekte; kion mi intencis esprimi: mi ne parolos pri la itala Esperanto-movado, sed pri la problemoj pli ĝeneralaj, kiujn renkontas itallingvano kiu laboras por Esperanto en lando itallingva. Tiĉino do tiurilate havas samajn problemojn kiel Italio. Ni dividos la pritrakton en kvar partojn: unue ni parolos pri lernolibroj, poste pri vortaroj, kaj laste pri kulture prestiĝaj verkoj.

La problemo de la «taŭga» lernolibro

La itala Esperanto-movado (kaj eĉ la Tiĉina) sukcesis produkti plurajn lernolibrojn de Esperanto. Kelkaj el ili estas bonaj, aliaj mezkvalitaj, aliaj sufiĉe malbonaj.

El la plej konataj, ni citos tri: la grandan lernolibron de Pacelli, la sufiĉe kompletan kaj ege konatan verkon de Grazzini, kaj la malgrandan lernilon de Bardimi. Malgraŭ la malsama grandeco, ili tamen tre similas: ili baziĝas ĉiuj sur la klasika gramatika instrumaniero, ili konsistas do el reguloj, ekzemploj kaj relative monotonaj ekzercoj: ĉio laŭ segmentado kaj materialkunmeto hazarda. Laŭ mi, tio neniel sufiĉas.

Ni vidu, unue, kio ekzistas por infanoj: lernolibro de Esperanto por italaj infanoj, bazita do sur ampleksa uzo de la natura metodo kaj de plej variaj modernaj ekzercoj, ne ekzistas. Oni povus evidente apliki ekzistantan izternacian metodon (Privilegia vojo, SAT-junulkurso, Esperanto por infanoj), sed tio laŭ mi ne estas tre bona: fakte, oni devus povi ellabori tekston bazitan sur la ekzistantaj tekstoj, sed kun speciala akcento al la malfacilaĵoj, kiujn specife renkontas itala infano en la lerno de Esperanto. Tiu apliko devus okazi sur la bazo de funda kompara studo inter Esperanto kaj la itala, kaj sur la bazo de esploroj pri la Esperanto-itala eraro-gramatiko.

Fine, oni povus demandi sin, ĉu estus oportune distingi inter lernolibro por infanoj (7-9-jaraĝaj) kaj por gejunuloj (10-14-jaraĝaj).

Por plenkreskuloj ekzistas la cititaj verkoj de Pacelli, Grazzini kaj Bardini (kaj supozeble multaj aliaj). Tamen, pretigo de metodike pli moderna lernilo estus oportuna. El tia lernilo oni atendus ion specialan: antaŭparolon por tiuj, kiuj ne bone scias la italan gramatikon, abundan uzon de bildoj en la senco de naturmetoda instruo (tamen prefere en la maniero laŭ Assimil, ne laŭ tiu de Esperanto – facila por vi de C. Walter, tro bazita sur lerno de vortoj, kaj kun nesufiĉa ripeto de bazaj strukturoj sintagmaj).

Estus oportuna ankaŭ verko detale scienca, je lingvistika nivelo, kiu celas ne instrui, sed priskribi la lingvon. Tia verko mankas.

Kion atendas la hejmlernanto

Esperanton, cetere, oni lernas ne nur en lernejo, sed ankaŭ kaj eble ĉefe aŭtodidakte. Taŭga rimedo por aŭtodidaktoj mankas. Ĝenerale en la hodiaŭa tempo al aŭtodidakto oni rekomendas programitan kurson, ĉu en formo de korespondokurso, ĉu en formo de libro. Tia programita kurso permesas daŭran kontrolon de la lernoatingoj.

Lastatempe en Italio oni aperigis la programitan kurson de H. Bebrmann. Mi povas nur bedaŭri tion pro diversaj kaŭzoj: la unua estas, ke tiu kurso tute ze estas programita. Due, mi demandas min la jenon: la kurso de Bebrmann (ankaŭ se ne programita) segmentis la Esperanto-gramatikaĵaron kaj disponigis ĝin laŭ speciala ordo sur la bazo de kontrastiva gramatiko Esperanto-germana kaj sur la bazo de gramatiko de eraroj ellaborita dum la provo-periodo. Nu, la itala kaj la germana estas lingvoj strukture sufiĉe malsamaj, do la segmentigo de la Esperanto-gramatikaĵaro kaj ĝia dispono devos okazi relative alimaniere ol kiel okazis por la germana eldono de la kurso. Por atingi tion, oni devintus ellabori Esperanto-italan kontrastivan gramatikon, poste ellabori segmentadon provizoran, kaj elprovi ĝin. Sur la bazo de la elprovo oni devintus konstrui eraro-gramatikon, sur kiu definitive konstruiĝos la segmentigo kaj la dispono de la gramatikaĵaro

55

— pàgina 6 del PDF —

56

Esperanta. Fine, last but not least, devus okazi la programigo de la tuto. Oni do vidas, ke traduko de programita lingvokurso neeblas. Krom tio, ke la kurso de Bebrmann tute ne estas programita, sed simple segmentita. Oni povas ĝin adapti, kaj ni vidis la ŝtupojn. Ĉu la responsivuloj de la traduko vere ĝin simple tradukis, aŭ ĉu ili sekvis la cititajn ŝtupojn? Ĉiuokaze la rezulto ne estis tre malsama: la italoj havas je dispono neprogramitan metodon – sed segmentitan metodon: en la unua kazo (t. e. en kazo de simpla traduko) kun kunmeto sur la bazo de la germana lingvo, en la dua kazo kun kunmeto sur la bazo de la itala lingvo.

Fine: temas pri metodo eble aspekte pli moderna, sed ne esence pliboniganta la sistemigon de la segmentaĵoj de lernolibroj kiel ekzemple tiu de Grazzini (kie tiu sistemigo okazis hazarde).

La problemo de vortaro

Se pri la stato de la lernolibroj de Esperanto por italoj oni certe ne povas esti kontenta, ni renkontas katastrofon koncerne la vortarojn. La Vocabolario Esperanto-Italiano de Tellini-Grazzini estas antikviĝinta, arkaa, tro malkompleta, ofte malklara. La Vocabolario Italiano-Esperanto de Grazzini estas tro makompleta kaj sen ekzemploj. Vere, se iu itallingvano volus utiligi serioze Esperanton, li ne povus turniĝi por ricevi helpon al la italaj-Esperantaj vortaroj, sed devus utiligi la francajn aŭ la rusajn.

Laŭ mi estus necesaj tristupaj vortaroj. La unua Ŝtupo estus por homoj kiuj jam iomete scias Esperanton, sed kiuj de tempo al tempo devas konsulti vortaron. Tia vortaro devus esti simpla, poŝformata, sufiĉe kompleta, sed kun plej malmulte da ekzemploj: iomete kiel la tutnovaj DDR-vortaroj de Ericb-Dieter Krause. La dua ŝtupo estas por ek-esperantistoj, t.e. por homoj, kiuj eklernas, kaj pro tio bezonas multajn ekzemplojn – sed pri mespecialigita lingvo. Iusence mi pensas pri la lernejaj vortaroj italaj-francaj kaj francaj-italaj, per kiuj mi lernis la francan en mia junaĝo. La tria ŝtupo estus por specialistoj: ili do estos baze faritaj kiel la lernejaj vortaroj, sed estos multe pli ampleksaj, enhavos informojn pri antonimoj, paronimoj, etimologio, ktp.

Kie restas la kulture prestiĝaj verkoj?

En Italio la Esperanto-movado estas relative forta. En ĝi estas multe da lite= raturemuloj, multe da instruistoj, multe da kleraj homoj. La italaj esperantistoj engaĝis sin antaŭ kelkaj jaroj en la multpromesa vojo de la enkonduko de Esperanto en la lernejojn.

Kaj ili forgesis, ke, sen la baza materialo didaktika, malmulto estas atingebla: mankas lernolibroj taŭgaj, mankas vortaroj, mankas legolibroj modernaj kun itallingvaj komentoj – aŭ esperantlingvaj komentoj pri gramatiko kaj stilistiko sur la bazo de kontrastivaj gramatiko kaj stilistiko Esperantaj-italaj.

Ne nur mankas, cetere, legolibroj, sed kampoj restas plene neplugitaj: kial la italaj reprezentaj literaturaĵoj klasikaj kaj modernaj neniam estis tradukitaj en Esperanton? Kial esperantlingvaj ĉefverkoj neniam trovis tradukanton italen?

Ci tiu cetere ne nur estas problemo de la itala movado, sed de la tutmonda mo-

vado poresperanta. Estus interese aperigi el-esperanta antologio en la italan (mi mem jam komencis labori tiukoncerne)…

La lernolibroj kaj la vortaroj estas necesaj, se oni volas instrui, sed la prestiĝaj verkoj estas utila komplemento, kiu povas serioze helpi en la instruado kaj en la informado je Esperanto.

Certe, ekzistas esceptoj: rimarkinda estas la lastatempa agado de La patrolo, sed tio ne sufiĉas, kaj postulas komunan planadon je itallingva nivelo. Nur per planado eblos ion atingi, sur la bazo de prioritatoj starigotaj.

Kiu konsentos esti la centro de tia planada agado?

Tazio Carlevaro

Leciono pri la pasivaj formoj de Helmut Sonnabend

A. Objekta analizo de la pasiva strukturo de la tempoj

Larĝskale estis traktataj la demandoj pri la ĝusta lingvouzado de la pasivo de Esperanto. Tiu ĉi analizo sole kaj senescepte baziĝas sur la Zamenhofa lingvouzado de la pasivaj participoj.

En la Fundamento,Zamenhof eksplikas pri la pasiva strukturo de la tempoj:

— prezenca participo pasiva -at ; ekz. farata — perfekta participo pasiva -it ; ekz. farita — futura participo pasiva -ot ; ekz. farota

Ĉiuj formoj de la participo estas formataj per helpo de la reciproka formo de la vorto est- kaj de la participo de la donita verbo.

En kiu senco Zamenhof aplikas pasivajn formojn li ekzemple montras en la Ekzercaro $ 25:

mi estas amata mi estis amata mi estos amata

vi estas lavita vi estis lavita vi estos lavita

li estas invitota li estis invitota li estos invitota

A

— pàgina 7 del PDF —

Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi.

La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi.

Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita.

Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ.

Laŭ la projekto de la inĝeniero tiu ĉi fervojo estas konstruota en ia daŭro de tri jaroj, sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jaroj.

Tiu ĉi Zamenhofa lingvouzado evidentigas konscian sistemon. Ĝi signifas, ke

— ata estas imperfekta rilato al la tempoj: prezenco, preterito kaj futuro;

ĝi esprimas daŭron aŭ ripetadon de la ago,

— ita estas perfekta rilato al la tri tempoj; ĝi esprimas rezulton de la ago kaj transiras en staton,

— ota estas predikta rilato al la tri tempoj; ĝi kvalifikas tempon esprimantan, ke la ago (aŭ stato) montrata de la participo estas komencota: do nek farata, nek farita. La ago ankoraŭ estas intenco.

B. Didaktika analizo La pasiva voĉo estas iom malfacila en Esperanto. Nome, ĉe la aktivo oni uzas

plejofte la simplajn formojn kiuj havas nur unu tempo-distingilon (-as, -is aŭ -os); tiujn facile estas apliki.

Sed ĉe la pasivo la tempo estas duoble distingita:

— per la helpa verbo — per la participo.

Oni do devas decidi pri du tempo-distingiloj (PGE). Didaktike ni devas vidi la duflankan aspekton:

— la signifo de la helpverbo en ĝiaj tempoj konekse la participojn, — la imperfekta, perfekta kaj predikta rilatoj de la pasivo.

Estas rekomendinde unue trakti la tri rilatojn de la participo kaj apliki sekvantan vicordon:

– ota -ata – ita ĉar tio estas la normala pensmaniero de la infano: ĝi ricevas taskon por plenumi

ĝi plenumas la taskon ĝi plenumis la taskon

58

=— ——=—

= =—

La infano ne povas tutsimple derivi la tempojn el la propra lingvo por apliki ilin en Esperanto. Ĝi devas lerni tute novajn penskategoriojn, ĉar – ota, – ata kaj – ita ne signifas tempojn. Do la infano devas lerni!

unua lerncelo: dua lerncelo : tria lerncelo :

kio signifas – ota? kio signifas – ata? kio signifas – ita?

La dua didaktika kampo estas la konekso al la tempoj traktotaj laŭ tri paŝoj: kvara lerncelo:

kvina lerncelo: sesa lerncelo:

la kunligo de -as, -is, -os kun -ota la kunligo de -as, -is, -os kun -ata la kunligo de -as, -is, -os kun -ita

G. Metoda analizo

Por faciligi la komprenon estas konsilinde ne bloke prezenti la tutan komplekson. Ni traktu unue la unuajn tri lerncelojn. La tasko estas transformi abstraktan ideon en konkretan komprenon.Ni iru la deduktan vojon.

Antaŭ la lernantoj staras sur tablo diversaj objektoj, kiel botelo da lakto, skatoleto da ĉokolado, koverto kun leterpapero, iu nelegita libro, tordita naztuko. Interparolo pri la objektoj kondukas al la demando, kion oni povas fari pere de la objektoj. Iom post iom ekestas tabula bildo. Direktitaj demandoj donas la deziritajn verbojn: ĉu mi povas trinki aŭ manĝi la lakton?

Tabula bildo: lakto — trinki ĉokolado — manĝi letero — skribi libro — legi naztuko — gladi

Por direkti la pensmanieron, la instruisto demandu:

ĉu mi jam trinkis la lakton? ĉu mi jam manĝis la ĉokoladon? ktp.

En la menso de la gelernantoj formiĝas la – ota formo. Nun metas la instruisto al ĉiu opa objekto du aliiĝintajn:

al bloko da ĉokolado duonmanĝatan kaj konsumitan al botelo da lakto — duontrinkatan kaj eeltrinkitan al leterfolio duonskribatan kaj finskribitan al nova libro duonlegatan kaj finlegitan al torda naztuko duongladatan kaj fingladitan

(papero restas)

— pàgina 8 del PDF —

La grupiĝo okazu en malorda formo!

La infanoj devas nun ordigi la grupajn objektojn kaj supozeble trovas la ĝustan vicordon. Ili motivas sian agon, ke ekz. la botelo da lakto estas plena, dum trinkado duonplena kaj finfine malpena.

Post la ordigado de la objektoj iom konsciiĝas ke temas pri tri aspektoj de tri diversaj statoj.

Nun la instruisto devas transiri al la problemo, ke io okazas al la objektoj. Li demonstru per ioma trinkado kaj demandu, kio okazas al la lakto.

Tio fariĝu baza demando: kio okazas al la objektoj? en la tri aspektoj. Tiel spertas la lernanto la lingvan mankon.

La instruisto skribas nun:

La lakto estas trink — (plena glaso) La lakto estas trink — (duonplena glaso) La lakto estas trink — (malpena glaso)

Eble la gelernantoj nun faru proponojn, despli ili ekkonas la lingvan proble-

mon. Nun donu la instruisto la solvon dirante, ke ni por la plena glaso diru: trinko-

ta, por la duonplena glaso: trinkata, por la malplena glaso: trinkita, kaj komple-

tigu skribe la skribitajn frazojn (farbe!).

Antaŭ la objektojn aktajn li metu preparitajn striojn:

trinkota trinkata trinkita

Aliaj preparitaj strioj sur kiuj estas skribitaj:

manĝota manĝata manĝita skribota skribata skribita legota legata legita gladota gladata gladita

la instruisto disdonu al la gelernantoj. Ili ĝuste metu!

Samtempe kun la ago la gelernantoj parolu la frazojn! Al la gelernantoj la in-

struisto sugestu trovi ian regulon. Por faciligi la taskon la instruisto postulu, ke ili ordigu nun la objektojn en ota-grupoj, ata-grupoj kaj ita-grupoj.

La ideo estas, ke la gelernantoj nun ekkonu, ke ĉiuj tri grupiĝoj – ĉiu por si mem – posedas unu komunecon:

= la ota grupo : ĝis nun ne komencita ago, sed intencata;okazos io,

= la ata grupo : komencita ago, sed ne finita – daŭras

– la ita grupo: finita ago.

Nun la gelernantoj devas ricevi ian regulon, por ke la pensprocezo ankaŭ lingve fiksiĝu. La regulo devas esti tute simpla, ĉar origine la pasivaj formoj ne estas

komplikaj, tute kontraŭe, ili donas la eblecojn, klare esprimi tri bazajn formojn

(ĈIU)

de la agadoj: okazos io al io aŭ iu

okazas io al io aŭ iu okazis io al io aŭ iu Pro tio ni povas diri:

1-a regulo: objektoj aŭ personoj, al kiuj okazos io, estas ota, 2-a regulo: objektoj aŭ personoj, al kiuj okazas ia, estas ata, kaj 3-a regulo: objektoj aŭ personoj, al kiuj okazis io, estas ita.

Unu desegnaĵo el nia traktita objektvico estu simbolo:

trink-ota trink-ata trink-ita

ekzercilo I

La lakto estas trink – La pordo estas ferm – La libro estas leg –

pr Pamka,

lak pedi lakeoj

E [TE

La letero estas skrib – La ĉokolado estas manĝ –

61

— pàgina 9 del PDF —

62

Ekzercilo II tempo instrupaŝoj rimarkoj. frazoj | N i okazos okazos okos | 25 min. Ellaborigo: Pa [pa [9a | 2.1 direktado de la pensmaniero l. La muro estas tapetota. | al «ota» -aspekto. Demandoj: La infanoj respondu Cu mi jam manĝis la ĉokoladon? fraze 2. La kafo estas trinkata. | 222 Aldono de la aliaj objektoj: == | duonkonsumita lakto, duon- en ordotaj grupiĝoj de La kolbaso estas manĝita. | konsumita ĉokolado, ktp. 4. La kuko estas bakata. 2.3. Ordigado de la objektoj pere Planita vicordo: de la infanoj: plena glaso ota – ata – ita 3; La legomo estas kuirota. duonplena glaso, malplena glaso. £ Ni 3: la problemo 6. La pilko estas puŝita. Kio okazas al la objektoj en lernantoj sentas la 7. La ŝtrumpoj estas lavataj. la tri aspektoj? lingvan mankon. 3.1 tabula bildo: 8. La knabino estas fotota. la lakto estas trink- plena glaso la lakto estas trink- duonplena glaso 9. La kofro estas pakata. la lakto estas trink- malplena glaso 10. La harato estas kombita. 3.2 proponoj de la infanoj . 3.3. La instruisto donas la solvon: 11. La hararo estas frizota. ; por plena glaso: trinkota 12. La pantalono estas brosata. por duonplena glaso: trinkata aldono al tabula bildo malplena glaso: trinkita 3.4 al la objektoj la infanoj ekz. manĝota, almetas preparitajn striojn manĝata, manĝita 4. meditado : : 4.1. la objektojn novordigi laŭ grupaj ota-grupo Planita lekcio | aspektoj 1 ata-grupo tempo instrupaŝoj rimarkoj ita-grupo 10 min. Motivacio: 4.2. la infanoj nomas la komunecon 111 Kanto: Kiam per matena ruĝo… en ĉiu grupo 1122 konversacio pri la objektoj glaso da lakto 5. la regulo starantaj sur la tablo. Paro- ĉokolado 1) objektoj aŭ personoj, al kiuj | ligi la infanojn. Kion mi letero okazos io, estas ota. tabula bildo povas fari pere de la lakto? libro 11110 uuu okazas io, estas ata tabula bildo maztuko 1 111 uns okazis io, estas ita 1.3 Tabula bildo: 5.1 desegnaĵa simbolo lakto – trinki ] . ĉokolado – manĝi 10 min. 6. aplikado letero – skribi 6.1. testfolio 1 libro – legi 6.2. testfolio II

naztuko – gladi

63

— pàgina 10 del PDF —

snovpaasPwDE

Ne rasoj, sed ni vivas en la mondo

La kontribuo de la infanoj en la mondo al la Kontraŭ -.Rasisma Jardeko de UNESKO

Programo

Infanaj vizaĝoj el la tuta mondo Infanoj ludas kaj okupas sin Infanoj ĉiam lernas

Infanoj manĝas

Infanoj malsatas

Infanoj en la hejma vivo

Kiel infanoj vidas plenkreskulojn Kion infanoj plej deziras

Infanoj aktoras

Kiel infanoj festas

Proceduro

La temoj povas esti solvitaj per fotoj, desegnaĵoj kaj raportoj. La plej granda formato estu DIN 3, la plej malgranda DIN 4.

Gis la 15-a de novembro 1976 estu la materialo laŭ eble fotografita

(pligrandita) ĉe la kolektonto s-ro Fairbank en Parizo

Edukistoj batalas por vera ŝanĝo

I.C.E.M. – pedagogie Freinet – place Bergia B.P. 251 – F-06406 Cannes – Francujo.

De dekoj da jaroj edukistoj senĉese plimultaj komprenis la neceson transformi la publikan instruadon en ĉiuj gradoj (de la infanĝardeno ĝis la universitato).

Sen atendi malproksimajn ŝanĝojn nepre farotajn, ili ek de nun ŝanĝis la lernlaboran stilon, starigis rilatojn aliajn ol la ordonpovon kaj la majstran lekcion, donis al ta gejunuloj la rajton sin esprimi kaj responsi, agis tiel, ke la lernejo estu alia ol ejo de trudado kaj enuo.

Tiun ĉiutagan batalon por alia edukado tiuj edukistoj ofte direktis domaĝe al sia persona kariero, kontraŭ la hierarĥioj ĵaluzaj pri sia estreco. Necesis klarigi al maltrankviligitaj gepatroj, ke oni devas transformi la instruadon laŭ tia direkto, ke ĝi estu favora al iliaj gefiloj, kaj ne kontraŭ ties estonteco.

Multaj el tiuj batalantoj grupiĝis ĉirkaŭ pioniro de moderna edukado, Celestin Freinet, por krei movadon, t.e. la Kooperativa Instituto de Moderna Lernejo (I. C. E. M.). Dum sia persona libertempo, per sia propra mono, sen alia financa aŭ administra helpo, ili alĝustigis novajn lernejajn teĥnikojn, novajn ilojn, kiujn diskonigas la C.E.L. (Kooperativo de laika instruado), kiun ili tiucele kreis.

Ĉar ili rifuzas la trompajn ŝanĝojn, kiujn oni prezentas al vi kiel valorajn solvojn, ili mem denove financis informpropagandon: per sia mono ili publikigis tiun ĉi faldfolion.

Se vi opinias, ke la rolo, kiun ili prenis en la pedagogia vivo, estas utila, subtenu ilian agadon.

Se vi konas instruistojn, kiuj praktikas la Freinet-pedagogion, pere de ili interrilatu kun la departementa grupo pri Moderna Lernejo. Konatiĝu kun la re-

4. Parizaj gekolegoj bonvolu endosierigi la tutan materialon kaj prezentu ĝin al la direktoro de UNESKO petante, ke ILEI havu la rajton ekspozicii la laboraĵojn en la halo de UNESKO.

5. Post la Pariza ekspozicio la materialo estos je la dispono por pluaj ekspozicioj en la mondo.

vuoj de I.C.E.M.; kelkaj estas eldonitaj por la edukistoj, aliaj por la gelernantoj. Se vi konas neniun, skribu al la ĉi-suba adreso por peti la adreson de la grupo Moderna Lernejo de via departemento. Edukistoj, gepatroj, gejunuloj, civitanoj interesitaj pri la edukaj problemoj ne hezitu skribi por esprimi kion vi pensas pri la enhavo de tiu faldfolio. La edu-

6. Ĉiuj afiŝetoj sub la ekspoziciaĵoj estu dulingvaj (nacilingve-esperante). kado ne estas problemo de fakuloj, sed afero de ĉiuj.

64

— pàgina 11 del PDF —

Internacia konferenco de Freinet-instruistoj

Grava evento en Polujo dum aŭgusto: 9a R.I.D.E.F. – Internacia renkontiĝo de geinstruistoj praktikantaj pedagogiajn Freinet-teĥnikojn.

Kio estas tiuj Freinet-tehnikoj ?

Por trafe taksi kaj kompreni la Freinet-pedagogion necesas iom scii pri la vivo de Freinet, ties elpensinto.

Kiu estis Freinet ?

Freinet naskiĝis en 1896, en malriĉula provencia familio. En 1917, novbakita instruisto li estas ĵetita en la ŝtormon de la unua mondmilito; gravege pulmvundite li preskaŭ mortas. Pli malpli resaniĝinte li tamen ricevas postenon en 1920 ĉe elementa lernejo. Sed li malfacile eltenas instrulaboron, kiu postulas longajn paroladojn, pro sia limigita spirpovo. Multe leginte el verkaĵoj de famkonataj pedagogoj, kiaj Maria Montessori, Dewey, Decroly, Makarenko, li sopiras al pli na= tura kaj racia instrumetodo; li antaŭsentas, ke infanoj posedas en si mem nemezureblan potencialon.

Tiam prezentiĝas favora okazo por vere motivita laboro: kolektiva redaktado de la unua libertema verkaĵo (la helik-vetkurado), tuj post la evento, en granda entuziasmo. Vivo ĵus eniris la klasĉambron! kaj ne plu eliros. Sinsekve Freinet enkondukas, krom libertemaj verkaĵoj, enketojn, memesplorajn taskojn kun raportoj, klasgazeton, korespondadon…

1924: unua interŝanĝo kun gelernantoj en Bretonio.

1926: unua metiista presilo, el ligno, kiu ebligas aperigon de la unua presita lerneja gazeto.

1928: ĉar rapide multnombriĝas la rondo da disĉiploj, kaj pro fabriki kaj distribuadi la ilojn de tiuj bezonataj: kreado de la C. E. L..

C. E. L. (Cooperative de l’Enseignement Latc): Kooperativo por Laika Instruado. Nun ĝi eldonas ĉiujn revuojn kaj fabrikas ĉiujn ilojn ellaboritaj de la diversaj laborkomisionoj, kaj de laborantaj gelernantoj el ĉirkaŭ 20.000 klasoj de l’ I. C. E. M. (inter aliaj: B.T., Bibliotbeque de Travail (laborbroŝuro); B.T.J. por elementaj lernejoj; B.T.2 por duagradaj; B.T.R. por esplorlaboro; aŭdvidaj B.T.; kaj revuoj L ‘Educateur, [‘Art Enfantin (infana arto), k. t. p…..).

Sed ege malplaĉas al la reganta burĝaro tiu pedagogia metodo, kiu estas esence popola kaj celas al edukado de ĉiuj infanoj sen ia ajn diskriminacio, por ke ankaŭ la malriĉulaj fariĝu homoj konsciaj pri sia digneco. Freinet tial ricevas gravan baton de la lokaj burĝoj, kiuj sukcesas atingi al lia eksigo. Ne plu povante instruadi en oficiala lernejo, Freinet mem konstruadas privatan en Vence, en kiu li tute libere povos eksperimenti siajn teĥnikojn. 1939: denove tutmonda sanga ŝtormego. Freinet enkarcerigita pro siaj ideoj; iom poste liberigita, sed sub streĉaj

66

– Ebligi informadon pri stato de la Freinet-pedagogio kaj de la progresemaj pedagogioj en diversaj landoj.

– Faciligi diversfacetan malkovron de la akceptlando.

– Eksperimentadi por daŭra formado de la instru-edukistoj per skipa laborado okaze de aktivaj faraĵoj en esplorado, kreativo kaj komunikado.

La ĉijara, en Pollando, estos la 9a. La aliaj okazis en Belgio (1968) – Italio (1969) – Bratislava, Ĉeĥoslovakio (1970) – Beyroutb, Libano (1971) – Hillroed, Danio (1972) – Cartbage, Tunizio (1973) – Edimburg, Britio (1974) – Tlemcen, Alĝerio (1975).

En R.I.D.E.F. Esperanto devus esti komunikilo!

«La Freinet- -pedagogio ne povas esti alia ol Internacia. Tiu internacieco estas ne nur moto, sed ĝi estas ankaŭ nepra neceso. Ĝi estas bazo de paco.» (El la Ĉar: to de Moderna Edukado – Freinet- -tebnikoj).

La R.I.D.E.F.-oj estas internaciaj; sed pro tio mem ofte estiĝas malfacilaĵoj pro lingvo. Ĉijare, en la patrolando de Zamenhof, kelkaj laborkomisionoj – kiel iam unu en Hillroed (Danio) – uzos Esperanton, en siaj debatoj, kiel oficialan lingvon. Krom tio, inter la diverslande devenaj geinstruistoj, kaj ĉefe kun la Poloj, interplektiĝos amikecaj rektaj kontaktoj, kies fruktodonecon tute ne bezonas emfazi. Esperantistaj Geinstruistoj de la tuta mondo partoprenu kiel eble plej multnombre!

Antaŭ – R. I. D. E. F. en Gresillon (Francio):

Kiuj deziras perfektiĝi en Esperanto-praktikado kaj tiele prepari sian partoprenon en la Varsovia R.I.D.E.F., tiuj ĉeestadu dektagan staĝon 1.C.E.M.-Esperanto en la ESPERANTISTA KULTURDOMO eŭ GRESILLON (49150 Baugĉ, Francio), verŝajne de la 12a ĝis la 22a de julio 1976. Por informado kaj enskribiĝo, sin turni al :

Edmond PLUTNIAK, I place de la Mairie, Bavincourt – F-62158 L’ARBRET – Francio.

Aliĝo al la R. I. D. E. F. en Pollando:

Ĝi okazos en PLOK, proksime al Varsovio, de la 2a ĝis la 16a de aŭgusto 1976. Ĝi estos organizita laŭ principoj de koopera kunvivado en ĉiuj siaj diversaj flankoj (laborplanado, distribuado de lokuzado kaj materialoj, kunsidanimado, vizitoj, enketoj, ktp…). Ĉiu partoprenos en animado kaj organizado.

La gekolegoj, kiuj ne jam scias pri R.I.D.E.F., tiuj trovos tie unikan okazon por ĝin ekkoni, kaj ankaŭ por plenumadi tri agojn egalvalorajn:

1 – Malsupraĵe malkovri Pollandon helpe de Polaj samideanoj. 2- Praktiki Freinet-pedagogion, kiel plenaĝuloj, per uzado de ties fundamentaj teknikoj, kio konsistigas plej bonan inicon. 3 – Praktike kaj intense uzi Esperanton dum efektiva studperiodo, cele al efika lingva perfektiĝo. Ne ellasu tiun okazon!…

Nepre necesas scii plej eble frue pri la nombro de geesperantistoj (eĉ komencantoj), kiuj partoprenos en tiu renkonto.

Pro tio, la interesatoj bonvolu senprokraste sendi la ĉi-malsupran aliĝilon, eltondita kaj konvene plenskribita, al adreso jena:

Jean Marin, 9 rue Adrien Lejeune – 93170 Bagnolet – Francio.

67

— pàgina 12 del PDF —

68

kondiĉoj. Lernejo en Vence fermita. Fuĝado; militrezistado en Alpoj…

En 1947, la lernejo en Vence denove malfermiĝas. Laŭ vojo pli malpli glata la afero progresas: kongresoj ĉiujare arigas geinstruistojn pli kaj pli multnombrajn. Modernaj Freinet-teĥnikoj eĉ tutmonde disvastiĝas; tial en 1964 naskiĝas la F.I.M.E.M..

F.I.M.E.M. signifas: Federation Internationale des Mouvements d Ecole Moderne (Internacia Federacio de la Movadoj pri Moderna Lernejo), kaj radias al 38 landoj. Ĝia bulteno estas «La Ligilo» (le Lien).

La franca sekcio el F.I.M.E.M. estas I.C.E.M.

I.C.E.M. (Institut Cooperatif de l’Ecole Moderne): Koopera Instituto pri Moderna Lernado. Ĝi strukturiĝas el distriktaj grupoj’ laborkomisionoj; eldonas du bultenojn: L’Educateur (la Edukisto) kaj La Brecbe (la Breĉo), kaj dekon da diversaj revuoj por infanoj, adoleskantoj kaj adoltoj.

Malfeliĉe, la 8an de oktobro 1966 mortis tiu altvalora homo, kiu forkonsumis ĉiuj siajn fortojn cele al starigo de vere popola edukado.

Tamen postvivadas lia giganta verkaĵo… Pri tio atestas interalie la vivoplenaj renkontiĝoj okaze de R.I.D.E.F.

Bazaj ideoj de la Freinet-pedagogio:

– Edukado celas plenan disvolviĝon de la individuo, sed ne ties dresadon, nek submetiĝon, ankaŭ nek akumuligon de sciado en lia cerbo.

– Forpelata ja estas ĉia endoktrinigo aŭ endogmigo. La infano fariĝu estontece kapabla respondeculo en socio morgaŭa, el kiu malaperu milito, rasismo, diversspeca diskriminacio, ekspluatado de homo per homo.

– Nurla vivo plenefike instruas homon; por akiri ĝiajn sciigojn ni sekvu naturajn vojojn.

– Freinet konvinkiĝis, ke ĉia mensa akiraĵo efektiviĝas per propra esploreksperimentado.

– Vera kaj profunda edukado fontas el laboro, sed de laboro motivita kaj libere elektita; nu, lernotaj temoj nepre devenu de la infanoj mem.

– Konsiderante, ke esprimdeziro, impeta emo al komunikado kaj agado, estas nepraj kaj esencaj bezonoj ĉe infano, ni ebligu al tiu ĉi kreivan laboron.

– La infano trovu en lernejo fidoplenan etoson, kompreneman medion kun libere akceptita disciplino.

– Lernejo iĝu esence popola, kaj plej altgrade emancipanta tiel por la geinstruistoj, kiel por la gelernantoj.

La F.L.M.E.M. Kreis, laŭbezone, diversajn internaciajn renkontiĝojn:

S. I. M. (Stage International Mediteraneen): lnternacia Staĝo por Mediteraneaj Landanoj.

S. I. N. (Stage International des pays Nordiques): Internacia Staĝo por Nordaj Landanoj.

R. I. D. E. F. (Rencontre Internationale Des Educateurs Freinet): «Interna-

cia Renkontiĝo de Geinstruistoj Instruantaj laŭ Freinet-pedagogio». En R.I.D.E.F.

ariĝas ne nur geinstruistoj, sed ankaŭ pedagogiaj serĉantoj, kaj simpatiantoj kun la Freinet-pedagogio, por pliprofundigo de pedagogiaj scioj, kaj ankaŭ por interŝanĝoj pri ideoj kaj eksperimentrezultoj.

Ĝi aparte celas:

(Eblas ankaŭ sendi aliĝilon per aparta paperfolio laŭ la ĉi-malsupra modelo). Aliĝilo

S-ro, S-ino, F-ino NOMO:

Kompleta ADRESO:

Telefon – n.ro:

Nivelo de Esperanto-scipovo: ALTA – MEZA – MALALTA

intencas partopreni en R.Il.DE.F. 1976 en Pollando.

Rimarkoj, demandoj, sugestoj:

Dato: Subskribo: (Resendenda plej eble frue al: Jean MARIN, 9 rue Adrien Lejeune – 93170 Bagnolet – Francio).

Antaŭnomo:

el danujo

Skizo de publika letero al ministeria komisio instruplana por la popollernejo. Traduko el la dana de Lis Thune, Brombarvanget 15, DK-2650 Hvidovre, Danujo.

Via skizo al instrukonsilado pri fremdaj lingvoj (dec. 1973) estas publikigita en La lingvo-instruisto, organo de Sprogsams (Uniĝo de asocioj por lingvo-instruistoj), n.ro 1/1974.

La enkonduko prezentas la koncepton, ke la skizo povas kontribui al la ne nur necesa novorientiĝo rilate al lingvoinstruado, sed ankaŭ krei bazon por konstrua debato pri la problematiko koncerne al lingvo-instruado en la popollernejo, aŭ – kiel oni esprimas aliloke – povas kontribui por akceli positivan kaj fakan debaton pri kondiĉoj, celo kaj rimedoj de la lingvo-instruado.

Interesa parto de la skizo prezentas punktojn 1.2 kaj 3.1, en kiuj vi vin okupas pri la celo de lingvo-instruado. Tre positive vi atribuas akcenton al la signifo de la lingvo-instruado: 1. Kiel kontribuo al la lernantoj bavi pli bonajn eblecojn por sin orienti pri bomoj en aliaj landoj… kaj per tio akiri pli bonan bazon por interpopola kompreno, ke ĝi povas doni al la lernantoj eblecojn akiri al si kapablon kaj sperton kun praktika valoro por ĉiu individuo kaj por la socio, ĉar la lernantoj alproprigas al si plej gravan vortprovizon, 3. por alkutimiĝo al kaj kompremo por la laborprincipoj kaj metodoj koncerne la lingvo-lernadon.

Ciu povas aprobi la rimarkon en 3.1 nome ke: la kreska internacia interrilato kaj kunlaboro kaŭzas, ke fremdlingva instruado treege gravas en la entuta instruado…kaj ke al la kondiĉoj de malgranda lingvo-regiono apartenas precipe ĝia devo ebligi komunikon kun pli grandaj lingvo-regionoj.

Rekonante ke la fundamentaj principoj validas por ĉiu lingvo-instruado, kaj kun la deziro ĝisdate koni la staton de tiu ĉi, D.L.E. (Esperanto-asocio de danaj Instruistoj) trovis tion nature, ke ĝi pritraktu la skizon dum sia jarkunveno la 1974.05.25.a por ke ankaŭ ni povu kontribui al la priparolita debato. El nia pritrakto rezultis la sekva propono al kompletigo de la skizo per jenaj punktoj:

69

— pàgina 13 del PDF —

70

Esperanto

12. Celo – Uzante Esperanton oni kontribuas al la demokratiiĝo de la lingvoinstruado – plurmaniere. A) Ĝi ebligas, ke la lernantoj per akceptebla laborinvesto povas akiri kontakton kun homoj de ĉiuj lingvo- kaj kulturregionoj, kaj per tio oni donas gravan apogon por eduki la novajn generaciojn vivi en paco kaj reciproka respekto. B) Akiron de lingva labormetodo kun vastigita lingvokompreno, kiu ĝis nun estas rezervita al la malmultaj pro la malfacileco de la naciaj lingvoj, ebligos la logike konsista kaj regula internacia lingvo. C, D) Krome, per akcelo de instruado en neŭtrala lingvo povas ankaŭ Danlando kontribui al mildigo de tiu lingva premo, je kiu ni kaj aliaj nacioj suferas flanke de la grandpotencaj nacioj, kaj samtempe progresigi internacian pensmanieron.

13. Rimarkoj al la celo – Pro la forte kreskantaj kontakt-eblecoj aperas bezono por komuniko ankaŭ kun aliaj landoj ol tiuj kun anglosaksaj kaj franca lingvoj. Por tiun bezonon kovri donas la Esperanto-instruado eblojn, precipe ĉar la individuaj klasoj povas sin aligi al tiu sistemo de interŝanĝoj, kiuj kondiĉas egalan, samspecan instruon al infanoj je sama aĝo en diversaj landoj. La logika kaj regula strukturo de Esperanto donas al la lernantoj senperan komprenon pri gramatika konsisto de lingvoj ĝenerale, kaj tio donas bazon por, aŭ faciligon al ĉiu plua instruo en lingvoj, ne nur fremdaj sed eĉ ankaŭ rilate al la gepatra.

14. Lokigo en la popollernejo – Esperanto povas esti enskemigita duloke en la instruado: A) Tre frue, ekzemple en 3-a klaso ! dum almenaŭ 3 horoj dise laŭ semajno estante konvena enkonduko en la fremdlingva instruo kaj kiel apogo al la instruo en la gepatra lingvo. B) Kiel elektita fako en la superaj klasoj per sama horokvanto kiel sub A.

15. Metodoj, enhavo kaj amplekso – Por la Esperanto-instruado estas uzitaj la samaj metodoj kaj rimedoj kiel priskribite en la skizo: punktoj 4 kaj 5. Tamen emfazendas, ke unua fazo daŭras konsiderinde pli mallonge (Esperanto estas absolute fonetika, havas firman akcenton. Relative eta kvanto da vortelementoj ebligas, per derivado, grandan vortprovizon). Al unua fazo apartenas 600 vortelementoj. La fundamentajn regulojn akiris la lernantoj indukte per interparolo kaj legado. Dum la dua fazo la lernantoj akiras kroman vortprovizon je 800 plej ofte uzataj vortoj (laŭ tio la lernanto komprenas ĉirkaŭ 97 procente de ordinaraj teksto kaj interparolo).

Noto: 1) 23-a klaso = 9-10 jaruloj.

el finnujo

Raporto de la lerneja administracio de Finnlando al la landa eduka ministerio. Erhhi Aho, Hanna Jaakkola, 1974.07.17.a

Pro la propono ! de Esperanto – Ligo de Finnlandaj Instruistoj (ELFI), koncernanta la instruadon de Esperanto en la lernejoj de nia lando, la Lerneja Administracio estime deklaras jene:

Dum tiuj preskaŭ jardekoj, de kiam oni interesiĝas pri Esperanto, ĝi evoluis esprimkapabla kaj multflanka komunikilo. Kiel el la aldonoj de la propono de ELFI evidentiĝas, oni tradukis en ĉi tiun lingvon kaj ankaŭ originale verkis en ĝi kaj beletran kaj sciencan literaturon. La esperantistoj de la tuta mondo havas multajn internaciajn kontaktojn inter si, kaj la lingvo funkcias bone kaj en la ĉiutaga vivo kaj sur la tereno de la oficiala lingvouzo.

En la geknaba lernejo de Somero en la jaroj 1958-1963 efektivigita eksperimento montris, ke oni povas instrui Esperanton pli rapide ol t.n. naciajn lingvojn, kaj ke la lernado de Esperanto do estas pli facila ol tiu de la aliaj lingvoj. La rezultoj de la eksperimento de Somero aludas ankaŭ al tio, ke la lernado de Esperanto eble helpas la lernanton pli facile proprigi al si aliajn lingvojn. Tamen oni ne akceptis Esperanton kiel oficialan lingvon de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de la al-

laj grandaj internaciaj organizaĵoj. Ĝi ankaŭ kredeble apartenas al la oficiala lerneja lingvoprogramo de neniu stato.

Laŭ la esploro de la Komisiono por la plivastigo de la lingvoscio“ oni instruas Esperanton en Finnlando en la universitato de Helsinki ? kaj ĉe la libera popolklerigado. La nombro de la studantoj estis en la lernojaro 1970 – 1971 ĉirkaŭ 900 personoj. En la lernejoj oni nuntempe ne instruas Esperanton. Ĉe la supera grado de la baza lernejo en Kuhmo komenciĝos la lernado kiel speciala kurso en la lernojaro 1974 -1975 4.

Por ke Esperanto helpu la lernadon de la aliaj lingvoj, ĝi devus havi la pozicion de la unua fremda lingvo, t.n. bufrolingvo. En Somero oni instruis Esperanton ĉe la klasoj I – INI de la duagrada lernejo 5 kaj krome en lingvokluboj. Jam ĉe la dua klaso oni komencis flanke de Esperanto la lernadon de alia fremda lingvo, kiu havis normalan nombron da studhoroj. La bezonatajn ekstrajn studhofojn oni prenis de la gepatra lingvo. Ĉe la supera grado de la baza lernejo simila aranĝado ne eblas, ĉar la nombro de la studhoroj en la semajno estas konsiderinde pli malgranda ol en la duagradaj lernejoj dum la eksperimento de Somero (ĉe la 3-a kaj 4-a klasoj de la baza lernejo en 5tagoj po 2 studhoroj, ĉe la I – NI klasoj de la duagrada lernejo en la jaro 1963 en 6 tagoj po 5 studhoroj). Se la instruado en la lingvokluboj ne estos aranĝebla, la lingvoscio de Esperanto rustiĝos pro la manko de uzo. Aliflanke Esperanto apenaŭ trovus lokon en la lernejaj planoj de la komunumoj, se ĝi estus, same kiel la franca, la germana kaj la rusa lingvoj, elektebla kiel la unua fremda lingvo, anstataŭ la angla aŭ la dua hejmlanda lingvo“.

Se Esperanto havus la pozicion de la unua fremda lingvo, la kvalifikado de la instruistoj de Esperanto devus okazi en la universitatoj same kiel tiu de la aliaj

— pàgina 14 del PDF —

72

lingvoj. Tio kondiĉus la enkondukon de Esperanto ankaŭ kiel ekzamenan studfakon de la universitatoj.

Plej bone Esperanto konvenas al la lingvoprogramo de la baza lernejo kiel unu alternativo por la pozicio de la tria elektebla lingvo. Kiam oni jam iomete scipovas aliajn lingvojn, oni lernas Esperanton ankoraŭ pli facile. La enkonduko de Esperanto kiel trian elekteblan lingvon antaŭsupozas respektivan ŝanĝon de la dekreto pri la baza lernejo, koncerne la 2-an momenton de ĝia 20-a paragrafo. Daŭriga instruado en la liceo ne estas bezonata, dum Esperanto ne havas la oficialan mondlingvan pozicion. La raporto de la Komisiono por la plivastigo de la lingoscio esprimas la deziron, ke Esperanto estu instruata en la lingvokluboj de la liceoj.

Surbaze de la antaŭaj klarigoj la Lerneja Administracio prezentas kiel sian vidpunkton la jenon:

1. La eksperimenta isntruado de Esperanto montris, ke oni povas instrui la lingvon al la finnaj gelernantoj kun bonaj rezultoj. Plia eksperimento ne plu estas bezonata.

2. Estas bone sekvi la rezultojn de la eksterlandaj eksperimentoj kaj precipe la reagojn de la Unuiĝintaj Nacioj al la pozicio de Esperanto.

3. Al la lingvoprogramo de la baza lernejo Esperanto konvenas en la pozicion de la tria elektebla fremda lingvo. Kaj en la baza lernejo kaj en la liceo, Esperanto devas havi la rajton esti instruata en specialaj kursoj kaj/aŭ en lingvokiuboj.

4. La instruado de Esperanto kiel la unua fremda lingvo estos konsiderinda nur, se la Unuiĝintaj Nacioj kaj la aliaj tutmondaj organizaĵoj akceptos ĝin kiel sian oficialan lingvon.

Notoj (de la tradukinto).

1) 1974.01.23.a

2. En la jaro 1972.

3) Nuntempe oni ne instruas Esperanton en la universitato de Helsinki, sed en la universitato de Turku.

4) La insruado en Kuhmo komenciĝos en la lernojaro 1975 – 1976.

5) En la 5-a, 6-a kaj 7-a lernojaroj

6) La sveda lingvo

Someraj Universitataj Kursoj

la celo de la Someraj Universitataj Kursoj (SUK) estas kontribui al aplikado de la Internacia Lingvo Esperanto en universitata instruado kaj al pliintensigo de la internaciaj sciencaj kaj universitataj rilatoj.

La du unuaj sesioj sukcese okazis dum someroj 1972-a kaj 1974-a en la Universitato de Liege (Belgio). Tiujn du sesiojn, kiuj enhavis la studdirektojn «lingvistiko» kaj «medicinaj sciencoj» por la unua, «biologio», «hemio» kaj «socilinvistiko» por la dua, entute partoprenis ĉirkaŭ centdek studantoj el 19 ŝtatoj. Datoj: 08 – 29 de aŭgusto 1976-a. La programo estas tiel aranĝita ke ĉiu kalendara semajno estas en si mem kompleta unuo tiel ke eblos profite partopreni kiu(j)n ajn semajno(j)n. Oni tamen atentu ke povas ekzisti kurso(j) kiu(j) daŭros dum du semanoj (kp. la programon). Alveno kaj foriro okazos dimance.

Loko: Moderna kvartalo de la Universitata Institucio de Antwerpen (UIA) (Belgio). sufiĉe proksime de la urbocentro kaj de la haveno (estuaro de Skeldo).

ĝenerala programo

A. Biologio

D-ro C. Stop-Bowitz, profesoro pri zoologio, Universitato de Oslo, Norvegio: elementa ekologio – zoogeografio

D-ro W.M.A. De Smet, esplorgvidanto en la Ŝtata Universitata Centro de Antwerpen kaj docento pri didaktiko de biologio en la Universitata Institucio de Antwerpen, Belgio: nocioj pri ornitologio – studo pri speciala bestgrupo – la cetacoj D-ro B. Meszaros, docento pri zoologio, Universitato de Debrecon, Hungario: enkonduko en la teorian biologion – la nuntempa ĉelkariologio kaj citotaksonomio B. Matematiko

D-ro W. F. Orr, asistanta profesoro pri matematiko, Hofstra Universitato, Hempstead, Usono: multedroj kaj multoĉeloj – finiaj geometrioj kaj retoteorio (en du partoj) enkonduko al ne-eŭklidaj geometrioj

D-ro O. Reiersĝl, profesoro pri matematika statistiko, Universitato de Oslo, Norvegio: probablokalkulo (en du partoj)

C. Sociologio

D-ro P.G. Forster, lekciisto en fako de sociologio kaj socia antropologio, Universitato de Hull, Grandbritio: sociologio – bazaj konceptoj kaj perspektivoj – la klasika tradicio en sociologia teorio – sociologio de la religio

D-ro M. Dobrzynski, adiuncto en Ĉeflernejo de Planado kaj Statistiko kaj en Instituto de Organizado de Maŝinindustrio, Warszawa, Pollando: enkonduko al socia teorio de organizaĵo – psikosociaj metodoj de organiza disvolvo

Por kromaj informoj vin turnu al Someraj Universitataj Kursoj, B. P. 9, B-4000 Liege 3, Belgujo.

— pàgina 15 del PDF —

1) Prezidanto: 2) Vicprezidanto:

3) Sekretario: 4) Vicsekretario:

5) Kasisto:

Aŭstralio: Aŭstrujo: Belgujo:

Brazilo: Britujo:

Bulgarujo: Danlando: Finnlando: Francujo: Germanujo: Grekujo: Hispanujo:

Hungarujo: Islando: Israelo: Italujo: Japanujo: Jugoslavio:

Kanado: Kolombio: Nederlando: Norvegujo: Nov-Zelando: Pollando: Rumanujo:

Sovet-Unio: Suda Koreujo: Svedujo:

Svislando: Usono:

Estraro de ILEI

Rektoro Helmut Sonnabend, Im Eckerkampsfeld 11a, D-3161 Dollbergen (Fed. Resp. Germanujo)

Direktoro Johano Ingusz, Liget ut. 40, H-1102 Budapest X, (Hungarujo)

D-ro Mario Dazzini, C. P. 22, I-54100 Massa C., (Italujo) S-ro Gaston Turin, 43 Rue Emile Magnin, F-25300 Pontarlier (Francujo) S-ro Olle Olsson, Bantorget 3, S-222 29 Lund (Svedujo). p.ĝ.k. Stockholm 682 117-7.

Sekciestroj de la Ligo

Ivan T.M. Maddern, Box 411, Morwell 3840, Victoria Margarethe Marischler, 1150 Johnstrasse 2, Vieno

G. Pirlot, Residentie «Vaughan», Kemmelbergstrasse 3-5/B-3 B-8400 Oostende

Elvira Fontes, Caixa Postal 5888, Sao Paulo

Raif Markarian, 87 Sebastian Ave., Shenfield, Brentwood, Essex CM15 8PP.

Vasil Bozarov, ul. Ljubotran 98, blok 4, Vhod A, Sofia

Lis Thune, Brembirvanget 15, DK-2650 Hvidovre

Pentti Jarvinen, Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82

F. Le Magadure, 23 Rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont

Hermann Behrmann, Bahnhofsstr. 54, D-4972 Lohne 1 Sokrates Sakellaropoulos, Agias Paraskevis 30, Ateno Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante

Marta Cser, Zelay ut. 10-14, H-1368 Budapest V

Baldur Ragnarsson, Sogavegur 170, Reykjavik

Ron Aser, Raanana, Aŝer 5

Catina Giulia Dazzini, Casella Postale 22, I-54100 Massa C. Gamon Higashi-cho 6-51, Koshigaya-shi 343

Miodgrad Stojanoviĉ, Duruntorska ul. 2/IV-32, YU-11000 Beograd

George Du Temple, 930 Ardmore Drive, R.R.2, Sydney, B. C. Manuel Angel M. Apaetado Aĉreo 50179, Medellin

O. Hoekstra, Frederikslaan 47, Schoorl-1719

Elna Matland, Brekkeveien 50, N-4200 Sauda

S-ino Gwenda Sutton, 1 Wood Steet, Upper Hut

Teresa Nemere, str. J. Olbrachta 3/5 m 12, PL-87-100 Torun Prof. D-ro Gabriel Tepelea, Calea Grivitei N-ro 222, Bloc 7, Scara B – Bucuresti 8

Johannes Palu, Solme 21, SU-200016 Tallin, Eesti NSV Nikolaj Starodubĉev, poŝtrestante, SU-340047 Doneck

Dae Young-Rhie, 240-19, Sang-do-2-dong, Yong-dung-po Ku, Seoul

Olle Olsson, Bantorget 3 – S-222-29 Lund

Kurt Greutert, Via Monte Ceneri, CH-6512 Giubiasco

John L. Lewine, West Stockbridge, Mass. 01266

Kunlaborantaj organizoj aŭ izolitaj membroj

Ĉeĥoslovakujo : Germanujo DDR: Kubo:

Zairo:

Karel Kraft, poŝta 5, Zdabof V-28, CS-261 05 Pfibram | Ludwig Schodl, Rosa Luxemburgstr. 37,DDR-195 Neuruppin

Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 283, Ciego de Avila Antome-Samuel Ngangu, B.P. 13, Lukala (Nkandu)

IPR 1976/1

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

IPR

Eldonata de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj

ILEI

Jarkolekto 6 N-ro 1, 1976

Pizo, Italujo

— pàgina 2 del PDF —

Internacia Pedagogia Revuo, n-ro 1, 1976 Enhavo Paĝo

Rektoro Helmut Sonnabend – La lerneja eksperimento de ILEI en ĝia dua Eŭroporregiono. . .. . .. …. a le a Sub 1

D-ro Prof. Ivo Lapenna – Kontraŭ rasismo en edukado

D-ro Prof. Ivo Lapenna – La ideo de interŝtata konvencio pri enkonduko de Esperanto en lernejojn: klopodoj en la pasinteco, eblecoj en la NUMEMpPO . . . . ………. o. o. oso so. . 16

kxx iai | Transprenisianlaboron. . .. . ………… koverto3

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO (IPR) Oficiala organo de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI) Aperas trifoje jare

Provizore redaktis: G. Turin 43. rue E. Magnin F – 25300 Pontarlier

Kontoj: 1.) ILEI-IPR 25.28.71.464-40 Bank Mees Ŝ: Hope NV Rotterdam Coolsingel 93

2.) Helmut Sonnabend – Sonderkonto Poŝtĉekkonto n-ro 3245 66-309 Hannover

La abonprezon oni pagu al la landaj sekcioj de ILEI, escepte nemembroj de ILEI povas pagi al la supre indikitaj kontoj.

I PR — Fonduso Bonvolu helpi per via donaco al diversaj celoj de IPR-fonduso: finance helpi al IPR-ebligi abonojn en landoj havantaj valutajn problemojn-kreado de infanliteraturo-verkado de pedagogia literaturo.

Bankkonto: ILEI-IPR (fonduso), n-ro 25.28.71.464-40, Bank Mees £: Hope, Coolsingel 93, Rotterdam.

La lerneja eksperimento de ILEI en ĝia dua Eŭropo-regiono

de Helmut Sonnabend, Germanujo

Iam Esperanto-historiisto skribos pri la nuna periodo de ILEI kaj verŝajne nomos ĝin la jardekoj de Esperanto-lernejaj eksperimentoj. Kaj li certe nomos la periodon decida paŝo por la enkonduko de Esperanto en la lernejojn.

Ni anticipu: ĝis la fino de la jarcento Esperanto estos instruobjekto en ĉiuj lernejoj en Eŭropo, studobjekto en multaj universitatoj kaj grandparte disvastigata en ekster-eŭropaj lernejoj.

Utopio aŭ fakto?

La moderna ILEI ĉesis kun sia memsufiĉo kaj malfermis sin al la mondo, kia ĝi estas. Pluraj oficialaj instancoj jam konas nian organizaĵon, Ĉu registaraj ministroj, ĉu sindikatoj, ĉu UNESKO, ĉu lernejaj administracioj aŭ neesperantistaj organizaĵoj kiel ekz. AEDE. . Tiu ĉi laboro estos laŭplane daŭrigata kiel nunjare en San Marino.

Jam planas ILEI konferenci aŭ estrarkunsidi en foraj landoj. La metodoj kaj strategioj konstante pliboniĝas. Kiam ILEI ankoraŭ ne estis nominda faktoro por decide evoluigi Esperanton, estis gekolegoj el Hungarujo, Bulgarujo, Jugoslavio, Italujo kaj Aŭstrujo, kiuj kunvenis en 1968 en Maribor por konstati la instruan evoluon de Esperanton en la unuopaj landoj. Ili analizis la eblecojn de kunlaboro kaj decidis nomi sin Kunordiga Pedagogia Konferenco.

Kaj fakte estis la kondiĉoj de kunlaboro avantaĝaj: konstanta leĝpropono pri enkonduko de Esperanto en lernejojn en Italujo, intensa preparado de Esperanto-instruistoj en Bulgarujo, universitata studado de Esperanto en Hungarujo, lerneja leĝo en Aŭstrujo kaj lernejaj aktiveceblecoj en Jugoslavio.

La decida konferenco estis la tria en la jaro 1970 en Maribor: Krom geinstruistoj el la kvin landoj partoprenis oficialaj reprezentantoj el la unuopaj landoj. Ili donis la aprobon kaj la aŭspicion al unika lerneja eksperimento. La reprezentantoj ankaŭ akceptis la sciencan gvidadon pere de prof. d-ro Istvan Szerdahelyi de la Universitato Eotvos Lorand, Budapesto.

Partoprenis al tiu ĉi eksperimento jenaj lernejaj klasoj:

el Bulgarujo 10 klasoj elHungarujo 5 klasoj el Italujo 4 klasoj el Jugoslavio. 11 klasoj. Kvankam la aŭstra reprezentanto informis la ŝtatan instancon, la aŭstraj gekolegoj ne sukcesis ekigi sian eksperimenton. Esenca trajto de la eksperimento estis la paralelaj klasoj, en kiuj oni instruis alian fremdan lingvon. Tiel paraleliĝis klasoj, en kiuj estas instruataj la franca, aŭ la germana, aŭ la angla aŭ la rusa lingvoj.

— pàgina 3 del PDF —

Estis pruvende, ĉu Esperanto sub similaj kondiĉoj kiel por aliaj fremdaj lingvoj laŭ tempo, laŭ instrurimedoj — do, tute sub normalaj cirkonstancoj — havos pli altajn lernefikojn ol la aliaj instruitaj lingvoj. La samtempa edukado al internacieco donis al la eksperimento apartan rangon. La internacia lernejo en Primoŝten, en kiu partoprenis pli ol cent infanoj el la eksperimentaj klasoj sub gvidado de kolegino Anja Hurĉak, konfirmis plene la antaŭvidojn.

La scienca kaj dokumenta materialoj nun prepariĝas kaj baldaŭ estos haveblaj por ĉiuj interesitoj: eldonos KOK, s-ro Ivan Brato$, Meljska c 38, 62000 Maribor, Jugoslavio.

La estraro de ILEI ne pretervidis la gravan laboron de sia regiono I kaj metis ĝin en la ĝeneralan laborplanon de la Ligo. La aŭtoro de la raporto partoprenis ekde la tria konferenco ĉiujn aliajn konferencojn kaj detale studis kaj analizis la labormetodojn kaj organizadon. Pluraj ILEI-konferencoj dediĉis sian laboron al la demando. organizi aliajn eksperimentojn. En sia konferenco en Sonnenberg 1974’ILEI starigis la bazan principaron. Interalie ĝi esploris la lingvan diversecon por determini lingvajn grupojn, taŭgaj por lernejaj eksperimentoj. Alia aspekto estis la demando, kiagrade eblas internaciigi lernolibrojn kaj samtempe konsideri nacilingvajn strukturojn. Esplorante la nunan!lernejan situacion rilate lingvojn, la ILEI-konferenco decidis sugesti Esperanto-eksperimentojn ĉefe en la primaraj ŝtupoj de la lernejoj, t.e. la unuaj kvar klasoj de la lernejo – kelkfoje la unuaj ses klasoj. Postaj klasoj estas ĝenerale tro ŝarĝitaj per aliaj fakoj, ofte ankaŭ lingvaj.

Esperanto-eksperimentoj en klasoj, en kiuj jam estas instruata iu alia fremda lingvo ne povas utili al niaj intencoj. Ne estas dubo ke multaj lernantoj ne kapablas lerni la kutimajn fremdajn lingvojn; nur – kiam aldoniĝos nova fremda lingvo – kompreneble kulpos la troa ŝarĝo pere de la Internacia Lingvo Esperanto.

Alia premiso estis la demando pri la instruisto. Li kaj ŝi nepre devas esti ez la lingvo, ne ekster. Estas fatala eraro opinii, ke supraĵa scio pri Esperanto sufiĉus kaj tiel riski lernejan Esperanto-eksperimenton. Nek pedagogia teknologio, nek fervoro povas tie ĉi helpi.

ILEI nepre devas aranĝi internacian seminarion almenaŭ 3 semajnan por zorgeme prepari instruistojn al la lernejaj Esperanto-eksperimentoj.

Ĉiu zono, ĉiuj regionoj devas unue plenumi la unuarangan taskon trovi la plej bonajn instruistojn de Esperanto. Alie la tuta eksperimento restos nur ia diletanta agado. |

La ILEI-konferenco en Maribor en la jaro 1974 donis jam la organizajn kondiĉojn por sekvantaj eksperimentoj. Monda organizaĵo kiel ILEI nur tiam sukcese povas plenumi siajn taskojn, kiam ĝi ankaŭ konsideras la geografian situon. La kondiĉoj por instrui Esperanton en Afriko estas tute aliaj ol en Aŭstralio, kaj en Azio ekzistas aliaj kondiĉoj ol en Eŭropo. Tio signifas, ke ĉiu zono mem devas decidi pri la realigo de Esperanto-instruado en la lernejoj. Sed ne nur la zonoj sed ankaŭ la regionoj ne tutsimple povas imiti la celfiksadon de aliaj regionoj.

Tiel ekzemple regiono I en la eŭropa zono kolektis amason da spertoj. Ilin nur imiti certe signifus preterantenti la donitajn realaĵojn. Por regiono II en la zono Eŭropo leviĝas kelkaj problemoj – pri kiuj oni devas paroli – ; al ĝi apartenas jenaj lingvoj: franca, nederlanda, germana kaj eksterordinare la greka.

Komisiite de la estraro kaj komitato de ILEI la aŭtoro jam tre frue komencis esplori la eblecojn kaj kondiĉojn ekigi lernejan eksperimenton en la novfondita regiono II en la zono Eŭropo. La unua prepara konferenco okazis en Antverpeno dank” al la sindona klopodo de s-ro Haazen.-Tie la konferenco nur evidentigis la eventualajn eblecojn por komuna eksperimento. La dua regiona konferenco okazis en Hannuten Belgujo,1974. Tie nur konfirmiĝis la decido realigi komunan lernejan eksperimenton sen akcepti jam konkretan enhavon.

En tiu ĉi nebula stato venis ekpuŝo el Bonn, Federacia Respubliko Germanujo. Respondeculo de Scienca Ministerio aludis la deziron, ekscii pli pri Esperanto per modela lerneja eksperimento en iu federacia lando de ta germana respubliko. Koincide estis alia evento. En Malsupra Saksio/Germanujo publikiĝis nova lerneja leĝo. El la multaj paragrafoj interesas nin esperantistoj aparte la paragrafo pri «lernejaj eksperimentoj». Ĝi tekstas:

Ĉiu lernejo havas la rajton proponi lernejajn eksperimentojn.

Tri lernejoj en la federacia lando (pli bone tri esperantistaj instruistoj) decidis apliki la novan leĝon. Por ricevi la oficialan permeson por eksperimentado, pri la proponita eksperimento unue devas konsenti la gepatroj de la koncernaj klasoj. Poste decidos la Granda Konferenco (geinstruistoj, gepatroj kaj gelernantoj). Post tiu proceduro la deputitoj de la komunumo devas esti aŭdataj. La decidoj de la tri grupoj estas aprobendaj fare de la lerneja inspektoro. Finfine la tuta dokumentaro iras al la registaro, kiu, post pozitiva ekzamenado, proponas al la ministerio la oficialan permeson.

Precize la priskribitan vojon iris rektorino Karin Ruff, lernejestro Ginther Peek kaj rektoro Helmut Sonnabend.

Feliĉe ILEI povis prezenti internacian lernejan eksperimenton.

Aliĝis

Belgujo : s-ro Sondervorst, St. Gerard 16 gelernantoj

Francio : s-ro Le Magadure, Hennebont 29 » s-ro Benistant, Le Mans 16 ia s-ro Micond, St. Colombe 25 ii

Nederlando : s-ino Mensen, Soest 21 » s-ro Rolandus-Hagedorn, Waalwyk 30 » s-ro van Tol, Wormer 23 »

Greklando : s-ro Sakellaropovlos, Ateno 90 22

Germanio : s-ino Ruff, Peine 24 » s-ro Peek, Balge 2 » s-ro Sonnabend, Dollbergen 26 »

Unu el la kondiĉoj estis la nomumo de scienca akompanantaro. ILEI-regiono II prezentis jenajn personojn: D-ro Aŝvinikumar, House No. 408, Indian Inst. of Technology Kampur 208016, U.P./Hindujo Prof. d-ro Helmar Frank, 479 Paderborn, Brochhofe 2, Germanujo S-ino Habig, lerneja inspektorino, Schulamt, 479 Paderborn, Germanujo Prof. d-ro Hischer, 46 Dortmund, Padagogische Hochschule, Germanujo Prof. d-ro Hrstiĉ, Viŝa Ekonomska Ŝkola, Radnitĉko ŝet 18, YU-58001 Split, Jugoslavio

— pàgina 4 del PDF —

Prof. d-ro Janton, Facult€ des Lettres Universitĉ de Clermont,

F-63000 Clermont-Ferrand, Francujo Prof. d-ro Lapenna, 77 Grasmere Ave., Wembley, HAJ 8TF, Britujo D-ro Maitzen, Auf dem Backenberg 3b, 463 Bochum, Germanujo S-ino d-rino Meder, Heiersmauer 71, 479 Paderborn, Germanujo Prof. Piepho, Kantstr. 4, 6301 Pohlheim 1, Germanujo Prof. d-ro Ruprecht, 3 Hannover, Pŝdagogische Hoshschule, Germanujo D-ro Sherwood, 507 S. Draper, Champaign Ill. 61820, Usono Prof. d-ro Szerdahelyi, Legĉnybiro 9, 8em., 24, Budapest 15, Hungarujo Prof. Weeser-Krell, Herbramer Weg 9, 479 Paderborn, Germanujo

La prezidanto de ILEI skribis oficialan leteron al la membroj de la konsilantaro: Tre estimataj gesinjoroj, mi tre ĝojas, ke mi povas saluti vin kiel Sciencan Konsilantaron pri la Esperantolerneja eksperimento en la Primarŝtupo. Organizanto de ĉi tiu lerneja eksperimento estas la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kiu interkonsentite kun la Malsuprasaksia Ministerio ricevis la rajton realigi oficialan eksperimenton. Krome partoprenis klasoj en Francio, Nederlando, Belgio, Britio (kiu poste ne partoprenis) kaj Grekio, entute 10 klasoj. Ekde la 1-a de oktobro 1975 ĉie la eksperimento komenciĝos. La eksperimento estas limigita je 140 horoj. La aldonita materialo informas vin pri la didaktika koncepto por la unua jaro. La lernceloj ebligas objektivan testanalizon. La rezultojn mi regule al vi sendos. La pozitiva eksperimento devus gvidi al larĝa diskutado pri ĝenerala instruado de Esperanto

en la primara lernejo. Sincere

via H. S.

Kompreneble ILEI informis ĉiujn oficialajn instantojn de la partoprenantaj lernejoj.

Estis ankaŭ alia feliĉa cirkonstanco: la prorektoro, prof. d-ro Ruprecht, de la Pedagogia Universitato de Malsuprasaksio simpatias kun Esperanto el nete raciaj motivoj. Laŭ lia opinio Esperanto malfermas la ŝancon komuniki siajn ideojn al aliaj kaj lerni pluajn fremdajn lingvojn.

Je la dato de la 29-a de Julio 1975 sub la signo 301 MV 26-1/2 skribis la Malsuprasaksia Kulturministro:

Al sinjoro

rektoro Sonnabend

Elementa kaj Sekundara Lernejo 3161 Dollbergen

Koncernas: Lerneja eksperimento kun Esperanto en 3 elementaj lernejoj de la lando Malsuprasaksio (Niedersachsen)

Tre estimata sinjoro Sonnabend!

Mi informas vin, ke la lerneja eksperimento «Esperanto en la- Elementa Lernejo» estas aprobita. Tio validas por la elementaj lernejoj: Dollbergen, Balge kaj Froebel-lernejo, Peine.

Subskribo

En sia dua dekreto de la 4-a de oktobro 1975 la Ministro skribis (301 MV 26-1/1): Koncernas: Scienca akompanado de la lerneja eksperimento «Esperanto en la Elementa Lernejo».

Tre estimata sinjoro Sonnabend!

Mi komisias vin, transpreni la gvidadon kaj taskojn de kunordiganto de la modela eksperimento ĉe la Froebel-lernejo en Peine, la elementa lernejo Balge kaj la elementa kaj sekundara lernejo Dollbergen.

Subskribo

Jam iom poste montriĝis, ke tiu ĉi lerneja eksperimento ne nur havas akcesoran signifon, sed sur la malproksima fono reliefiĝas la demando, ĉu eble Esperanto povos anstataŭi la anglan lingvon en la elementa lernejo. Naskiĝis nova nocio: lingva orientiĝo.

Ĝi efektive povus fariĝi la «Sezamo malfermiĝu»! Supraĵe dirite en bilda formo: ni plantu Esperanton en la elementan lernejon (duaj ĝis sesaj klasoj), el tiu ĉi radiko povas kreski la arbo etendanta la branĉojn en la tutan sistemon de niaj lernejoj.

Antaŭ ol nun estos priskribitaj esencaj detalaĵoj de la eksperimento en regiono Il, bonvolu akcepti gravan sugeston. Por apogi la lernejan eksperimenton la estraro de ILEI kunsidis en Hanovro/Malsuprasaksio, vizitis ĉiujn gravajn instancojn kaj tiel donis la moralan internacian bazon. Ĝi laŭ via invito certe venos post lokaj preparoj ankaŭ al via regiono (ekz. al Kopenhago, Stokholmo aŭ Oslo, aŭ Helsinki) kaj vizitos la koncernajn instancojn.

Jen nia enhava lerneja koncepto:

Ĉiuj partoprenantaj gekolegoj ricevis jenan leteron (partan eldiraĵon): karaj gekolegoj; mi havas la grandan plezuron, saluti vin kiel kunlaboranton en nia dua serio de lerneja eksperimento. Por du jaroj vi apartenos al internacia kolegio kaj internacia lernejo. Nia oficiala nomo por la daŭro de la eksperimento estu: I. L. E..I. Lerneja Eksperimento – Esperanto II-a Regiono

Subskribo Informitaj pri niaj ĝeneralaj celoj estis ĉiuj oficialaj instancoj (pere de niaj sekcioj de la partoprenantaj landoj): La eksperimento donu la eblecon studi: 1) la pli bonan lern-efektivigon kaj ekonomion kompare al la lernado de aliaj fremdaj lingvoj, 2) kiel sekvon de studado de Esperanto pli intensan lernadon de la gepatra lingvo, 3) la pli bonan akceladon de la legkapabla kaj ortografia evoluado ĉe ĉiuj infanoj, sed aparte de tiuj, havantaj ĉi-koncernajn lernproblemojn,

— pàgina 5 del PDF —

4) pli bonajn lernŝancojn ĉe la lernado de la aliaj fremdaj lingvoj,

5) kreskantan konscion rilate integriĝon de Eŭropo ĉe ĉiuj partoprenantaj personoj: ĉu lernantoj aŭ instruistoj.

Alia grava demando estis la elekto de lernolibro. Montriĝis, kvankam jam estas multaj diversaj lernolibroj por infanaj lernantoj, ke ni ne facile trovis taŭgan protre junaj infanoj. La unua kondiĉo por la lernolibro estas ĝia internacieco kaj proksimo al infana aĝgrupo. Ni elektis «Sub la verda standardo» de Korte. Malgraŭ sia malnoviĝo rilate al modernaj pedagogiaj konceptoj la libro tamen donas solidan bazon (ĉiukaze oni povas adapti ĝin al moderna koncepto). Same pozitive estas, ke Korte skribis «pedagogian gvidilon» enhavantan bonegajn metodajn sugestojn kaj konsilojn.

La tasko estis, ref “ormi la enhavon de la lernolibroj I kaj II en modernan pedagogian koncepton.

La lerneja eksperimenta koncepto ampleksas tempe dum unu lerneja jaro 70 horojn. (Jen nur estas priskribita la unua jaro, ĉar la dua esta analoga) Dum la 70 haroj la infanoj lernas 289 leksemojn, 66 gramemojn, 21 gramatikaĵojn kaj 34 frazelementojn. La tuta lingva materialo estas dividita en 20 lecionoj. Al ĉiu leciono estas aldonita, lernceloj. Ili estas por la irado de la tuta eksperimento tre gravaj, ĉar nur ili povas objektivigi unue nian instruadon kaj due la lernadon. Jam por gekolegoj de la eksperimento la kompareblecoj estas bezonataj por ekkoni la lernpozicion de iliaj klasoj. Ankaŭ por la ĝenerala observado de la eksperimento la lernceloj donas sciencan bazon. Por ĉiuj mezuradoj kaj testoj la demandoj kaj taskoj estas formulitaj surbaze de la atingitaj celoj. Ellaboritaj estas entute 134 lernceloj, kiuj respondas al lernata lingva materialo. Ĉiuj demandoj laŭ pedagogiaj, didaktikaj, metodaj kaj organizaj vidpunktoj estis kompilitaj en unu aparta kajero. Ĝi estas la fundamento de la komuna eksperimento.

Regulaj testoj akompanas la instruadon kaj donas informojn pri vortkono, vortscio, pri ekkono kaj aplikado de frazelementoj kaj -strukturoj, pri la kapablo formi frazojn kaj ankaŭ pri la scipovo de la ortografio. La intertempaj rezultoj ĉiam estas disponigitaj al ĉiuj gekolegoj. Tiuj ĉi rezultoj jam taŭgas kiel informa materialo ĉe gepatroj, lernejaj inspektoroj kaj ankaŭ por gazetoj.

Alia grava aspekto estas la kontaktoj inter la infanoj. La kontaktoj servas al pluraj taskoj. Jam dekomence la infanoj devas havi la senton de solidareco kun aliaj, kiuj lernas la saman lingvon. La malgrandaj leteroj, la desegnaĵoj, la lokaj memoraĵoj, la fotoj, la oftaj salutvortoj vekas amikecon kaj internaciecon. S-ro Le Magadure transprenis la tre gravan taskon kaj ellaboris detalan planon. Momente havas ĉiu klaso sian ĝemelan klason. Planota estas nun Internacia Lernejo je la fino de la dua eksperimenta jaro. Per ĝi estu atestata la praktika funkciado de Esperanto.

Ĉiuj rezultoj de la testoj kaj mezurado estos je la fino de la eksperimento esplorataj kaj analizataj unue laŭ landoj kaj poste kunmetataj en scienca resumado. La membroj de nia konsilantaro prijuĝos la antaŭmetitan eksperimentan materialon. Tiam lernejaj instancoj, pedagogiaj altlernejoj kaj ministerioj ricevos la kompilitan rezulton.

ILEI esperas kiel sekvo de sukcesplena eksperimento, ke la lernejaj eksperimentoj estu daŭrigataj, kompreneble en multe pli da lernejoj.

Kontraŭ rasismo en edukado

Ĉefaj juraj dokumentoj kontraŭ rasismo kaj rasa diskriminacio en edukado. (Okaze de la «Kontraŭrasisma Jardeko» de UN kaj Unesko)

Prelego de Ivo Lapenna en la IX ILEI-konferenco en Krogerup, Humlebek, la 24-an de julio 1975.

I

Ke ILEI kunlaboras kun Unesko okaze de la «Kontraŭrasisma Jardeko» estas ĝojige. Ĝuste la geinstruistoj povas tre funde kontribui al kontraŭbatalado de rasismo, kiu estas ankoraŭ tre aktuala afero en la mondo. Tuj enkonduke mi deziras diri, ke kiam ni parolas pri rasismo, ni ĉiam devas havi antaŭ niaj okuloj ne nur rasismon de blankaj homoj kontraŭ alikoloraj homoj, sed ankaŭ rasismon de alikoloraj homoj rilate la blankajn homojn. Ĉar ekzistas multaj fenomenoj de rasismo kaj rasa diskriminacio en ŝtatoj, kiuj liberiĝis elsub kolonia jugo en la lastaj jardekoj, kaj en kiuj oni praktikas rasan diskriminacion rilate la blankajn aŭ alikolorajn homojn. Estas kvazaŭ iaspeca historia venĝo pro la rasismo, kium praktikis la blankuloj en la rilato al la alikoloraj personoj.

Mi ankaŭ dezirus diri al vi, ke siatempe la Generala Asembleo de Unuiĝntaj Nacioj akceptis rezolucion, laŭ kiu oni invitis ĉiujn registarajn kaj ĉiujn neregistarajn organizaĵojn — inter aliaj ankaŭ Universalan Esperanto-Asocion — partopreni en jardeko, kiu estos dediĉita plene la kontraŭbatalado de rasismo. Tiu rezolucio estis akceptita en la jaro 1972 en novembro; kaj poste en novembro 1973 ĝi estis detaligita. La titolo de tiu tuta dokumentaro estas: «Jardeko de aktivado por kontraŭbatali rasismon kaj rasan diskriminacion». Ni nomu ĝin simple «Kontraŭrasisma Jardeko».

UEA faris projekton de lahorplano, laŭ kiu la neŭtrala Esperanto-movado devus agi, unuflanke, por helpi al Unuiĝintaj Nacioj kaj al Unesko en iliaj planoj kontraŭbatali rasismon, kaj, aliflanke, por aparte atentigi pri la lingva diskriminacio, kiel ni kutime faris.

Distinge de la bazaj laborplanoj (estis nur du: unu akceptita en 1955, la alia en 1962) ekzistis tuta aro da okazaj laborplanoj, ekzemple okaze de la jaro de homaj rajtoj, okaze de la jaro de internacia kunlaboro aŭ la jaro por kontraŭbatali la analfabetismon k.t.p..

La Okazaj Laborplanoj estis ĉiam dediĉitaj al difinita evento, kaj necese daŭris mallonge, kutime unu jaron: jaro de homaj rajtoj, jaro de internacia kunlaboro k.t.p.. En tiuj Okazaj Laborplanoj UEA ĉiam akcentis du flankojn. Unu el ili estis helpi al Unuiĝintaj Nacioj aŭ Unesko, depende de tiu organizaĵo, kiu lanĉis la laborplanon; la alia, atentigi pri la lingva diskriminacio aŭ aliaj aspektoj de la lingva demando en la mondo.

— pàgina 6 del PDF —

I

| Same tiel la Laborplano por Kontraŭrasisma Jardeko enhavas tiujn du flankojn. Gi estis publikigita en la maja numero de la revuo Esperanto, post kiam la tiama estraro de UEA akceptis ĝin unuanime. Poste ĝi estis prezentita al la Komitato en Hamburgo. La Komitato akceptis ĝin, sed laŭ mia scio oni faris absolute nenion ĝis nun por realigi la agadojn laŭ la Laborplano.

Unue en la laborplano estas enkonduko, en kiu estas prezentitaj la ĉefaj celoj de la Kontraŭrasisma Jardeko. Tiam sekvas punkto 2: la agadoj. Tie la unua punkto estas: bazaj difinoj. Kiam ajn oni entreprenas iun paŝon en monda kadro, necese oni devas havi tiajn bazajn difinojn. Oni ne povas agi abstrakte, sen havi konkretajn difinojn, kiuj estas uzataj en la koncerna agado.

En la koncerna dokumentaro de Unesko ni havas, ekzemple, la difinojn pri raso, nacio, etna grupo, ĝia identeco kaj rasismo, digno kaj rasismo, digno kaj personeco. La plej grava el ĉiuj estas la esprimo: rasa diskriminacio. Nome, kio estas rasa diskriminacio? Ĝi estas laŭ la «konvencio pri elimino de ĉiuj farmoj de rasa diskriminacio» jeno: Kiu ajn distingo, ekskludo, limigo aŭ prefero bazitan sur raso, koloro, lingvo (!) deveno aŭ nacia aŭ etna ortgino, kun la celo aŭ finrezulto detrui aŭ endanĝerigi la rekonon, ĝuadon aŭ praktikadon, en egaleco, de bomaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj en la politika, ekonomia, socia aŭ kultura sferoj aŭ en kiu ajn alia sfero de publika vivo.

Kompreneble ĝi estas iom longa difino kaj malfacile memorebla, ĉar ĉi tie enestas tuta aro da gravaj elementoj, kiuj konsistigas la difinon. Ekzemple, Distingo: distingado de unu grupo disde alia homa grupo.

Ekskludo::ekskludi iun homan grupon de iu rajto. Limigo: limigi la rajton de iu homa grupo. Prefero: doni preferon al unu grupo kaj ne doni la saman preferon al alia grupo.

Do, en tiu ĉi «distingo, ekskludo, limigo aŭ prefero» – se ĝi estas bazita sur raso, koloro, lingvo, deveno aŭ nacia aŭ etna origino – ni havas ankaŭ la elementon de lizgvo (cetere tiuj ĉi difinoj ŝuldiĝas sufiĉe multe al la agadoj de UEA en Unesko, kaj al partopreno de ĝia reprezentanto en diversaj simpozioj. kaj grupoj, kiujn organizis la neregistaraj organizaĵoj, ĉar ni ĉiam insistis, ke enestu la eleme – nto: lingvo). La fakto, ke en tiuj difinoj enestas la elemento lingvo, donas al la Esperanto-movado saltobreton por entrepreni vastajn agadojn ĝuste surbaze de la lingva diskriminacio.

Sekvas la apogo al UN kaj Unesko, kiun UEA devus doni. Kaj tio devus esti farita en formo de diskonigo de la celoj de la Jardeko, de partoj de la proĝramo kaj de aliaj materialoj en la Esperanto-gazetaro, de radio-elsendoj en Esperanto, de bultenoj, lekcioj en la Internacia Somera Universitato, prelegoj kaj de aliaj metodoj. Ekzemple mia hodiaŭa prelego ĉi tie estas tute malgranda kontribuo al la Kontraŭrasisma Jardeko, farita interkonsente kun la estraro de ILEI. Poste, partopreno de niaj organizaĵoj en seminarioj, rondtablaj konferencoj, simpozioj kaj en aliaj renkontiĝoj sub aŭspicio de Unesko aŭ de Unuiĝintaj Nacioj en ligo kun la Jardeko.

Estas plia kontribuo, kiun ni povas doni: instigoj direktitaj al la registaroj aligi, ratifi kaj vere realigi la principojn de la «konvencio pri elimino de ĉiuj formoj de rasa diskriminacio» kaj de aliaj konvencioj en la sfero de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj.

Sekvas ero pri kontribuo, ĉu rekte, ĉu pere de ILEI, al formala aŭ neformala instruado de gejunuloj kaj infanoj pri la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, kaj edukado al observado de tiuj rajtoj kaj liberecoj.

Ni, kiuj instruas en la universitatoj, en mezgradaj lernejoj kaj elementaj, havas ĉiam vastajn eblecojn progresigi la scion pri la homaj rajtoj, antaŭenigi rasan egalecon per prelegoj, per seminarioj, per atentigo pri artikoloj k.t.p.. Mi mem – kvankam mia ĉefa temo hodiaŭ en la universitato de Londono estas Soveta kaj orient-eŭropa juro – tamen en ĉiuj miaj prelegoj, seminarioj kaj kolokvoj utiligas la okazon por atentigi jen pri unu aspekto jen pri alia aspekto de rasa diskriminacio.

Do, ĉiu povas, se iomete informita pri la aferoj, kontribui al la Kontraŭrasisma Jardeko.

Aldone, oni devus organizi, ĉu memstare, ĉu en kunlaboro kun aliaj neregistaraj organizaĵoj, seminariojn kaj konferencojn rilatantajn al la celoj de la Jardeko sur laka, landa, regiona kaj internacia niveloj. Do, tuta aro da agadoj, per kiuj ni povas kontribui – konforme al la celoj de la statuto de nia organizaĵo monda – al la Jardeko de Unuiĝintaj Nacioj kaj de Unesko.

Sekvas la punkto, kiu aparte interesas nin, nome: lingvo kaj rasismo. En la Laborplano estas dirite:

Konvinkita, ke foresto de komunikado inter rasaj, naciaj kaj etnaj komunaĵoj aŭ grupoj pro la lingvaj baroj prezentas la ĉefajn obstaklojn al reciproka kompreniĝo, kio samtempe estas unu el la bazaj kaŭzoj de rasaj antaŭjuĝoj kaj rasa diskriminacio, UEA dediĉas apartan atenton al la rilatoj inter lingvo kaj rasismo en ĉiuj ĝiaj aspektoj, sed unuavice al la du fundamentaj aspektoj, nome unue: lingva diverseco kiel unu el la fontoj de rasismo, kaj due: formoj de lingva diskriminacio kiel parto de diskriminacio ĝenerale, precipe de kultura diskriminacio. Mi emfazas tion ĉi, ĉar ĝi estas sufiĉe grava.

Ĉiu el vi, kiu vivis en komunaĵoj multlingvaj, precipe de enmigrintoj – tute speciale, se tiuj enmigrintoj havas alian haŭtkoloron ol la loĝantaro de la koncerna distrikto scias, ke okazas amaso da miskomprenoj kaj tial da tensioj tutsimple pro la malebleco komunikadi.

Ĉar estas granda eraro kredi, ke ekzemple ĉiuj tiuj membroj de la lingvaj komunaĵoj el Pakistano aŭ el Hindio aŭ el aliaj landoj troviĝas izolitaj, ĉar ili havas alian haŭtkoloron; ke tiuj steĉitecoj, kiuj ekzistas hodiaŭ en Britio kaj en aliaj landoj estas kaŭzitaj nur de la diferenco de haŭtkoloro. Tio estas fakte la plej malgrava. Kio ĝenas? Ĝenas, ke ili ne povas interkompreniĝi, kaj ĉar ili ne povas interkompreniĝi, ili havas la inklinon resti en sia propra lingva komunaĵo, kaj ne havas kontakton kun la medio, en kiu ili vivas.

Ĉar la homoj apartenantaj al diversaj lingvoj ne povas interkompreniĝi, ili havas la inklinon resti en sia propra komunaĵo, kaj ili ne havas kontakton kun la medio, en kiu ili vivas. Tio rilatas ankaŭ al la gastlaboristoj. Kvankam oni faris multajn kursojn por la gastlaboristoj en ia landoj, en kiuj ili troviĝas, tamen la rezulto estas minimuma, kaj sekve hindoj restas kune kun hindoj, edziĝas kun hindinoj k.t.p., ili restas fermitaj en si mem, kvankam ili vivas en alia medio. Kaj tio kun la tempo kreas tensiojn: Kompreneble al tio aldoniĝas malsameco de kulturaj niveloj, malsamenco de civilizacio, kio – ĉio – kontribuas al streĉitecoj.

— pàgina 7 del PDF —

Unu el la bazaj kaŭzoj estas la lingva diverseco. Pro tio estus necese fari tutan aron da prelegoj en universitatoj, en lernejoj ĉie, en kiu oni prezentus kun faktoj, kun ciferoj, kun statistikoj la lingvo-diversecon, kiel unu el la ĉefaj kaŭzoj de rasa diskriminacio kaj rasa distingado, kontraŭe al la konvencio pri rasa kaj etna egaleco.

La dua aspekto estas: formoj de lingva diskriminacio kiel parto de diskriminacio ĝenerale.

Vi vidos iom poste, ke, aldone al la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj ekzistas 16 paktoj kaj konvencioj sur la kampo de homaj rajtoj. Tiuj ĉi paktoj kaj konvencioj parolas pri la lingva egaleco kaj celas eviti lingvan diskriminacion. Ĉiuj ĉ ĉi paktoj, komencante kun la Universala Deklaracio, deklaras ekzemple, ke la infanoj rajtas ricevi instruadon en sia gepatra lingvo; ke antaŭ la kortumoj ĉiuj rajtas uzi sian lingvon; ke, se oni ne komprenas la lingvon de la kortumo, oni devas prizorgi, ke la koncerna akuzito aŭ la partioj bavu ĉiujn faciligojn por povi ricevi ĝin. Sed lingva diskriminacio, kontraŭe al la ĵus prezentitaj principoj, ekzistas praktike ĉie. Kaj kontraŭbatali tiun lingvan diskriminacion parte estas eble, ĉar parte lingva diskriminacio estas rezulto de diskriminacia politiko de la registraro. Sed parte estas maleble, ĉar ankoraŭ oni ne akceptis la instrumenton de internacia komunikado pere de la internacia lingvo Esperanto, neŭtrale homa.

Do, tio estas nia starpunkto, kaj tiun starpunkton ni povas kaj akcenti kaj daŭre evoluigadi.

Por kontraŭbatali rasismon en tiuj du ĉefaj aspektoj, la plano antaŭvidis esplorojn, studojn kaj enketojn entreprenotajn de CED (la Centra de Esploro kaj Dokumentado) pri lingvo kaj rasismo – laŭ la supra difino – sur internacia, regiona, landa kaj loka niveloj, publikigon de la rezultoj en. dokumentoj de CED kaj en la periodaĵo La Monda Lingvo-Problemo kaj en aliaj periodaĵoj.

Sed CED bedaŭrinde ne funkcias nun. Ekde Hamburgo ĝi eldonis eĉ ne unu dokumenton, ekde Hamburgo ne aperis unu sola numero de La Monda Lingvo- Problemo, kaj mi ne scias, ĉu iu ajn studas tiujn aspektojn de lingva diskriminacio en ligo kun niaj celoj.

Plue, la plano antaŭvidis studojn kaj enketojn aparte pri la multflankaj problemoj, kiujn frontas gastlaboristoj en diversaj landoj pro lingvaj baroj. Por ni esperantistoj tio ne estus tiel malfacila tasko. Ĉar multaj el ni vivas en landoj, en kiuj troviĝas multaj gastlaboristoj, kaj multaj el ni – niaj lokaj grupoj – povus fari facile kontakton kun la gastlaboristorj. Do, oni povus facile studi la problemojn, kiujn frontas la gastlaboristoj pro la lingva diverseco kaj, rezulte, helpi al ili.

La plano mencias ankaŭ studojn entreprenotajn de la internaciaj Esperantoorganizaĵoj de juristoj kaj edukistoj pri la juraj kaj edukaj aspektoj de la rilato inter lingvo kaj rasismo.

Plue, konferencoj kaj seminarioj pri lingvo kaj rasismo organizotaj ĉu rekte de UEA, ĉu de ĝia junulara sekcio, ĉu de la landaj, lokaj aŭ fakaj Esperanto-organizaĵoj. Kompreneble, se oni organizas ion tian, oni devas anticipe plani la koncernan aranĝon kaj doni sufiĉe da tempo kaj sufiĉe da energio por sukcesigi ĝin.

Plue: specialaj kunvenoj kaj debatoj, skribaj aŭ oratoraj konkursoj, prelegoj en Somera Universitato kaj kunsidoj de fakaj asocioj, ĉio-ĉi organizota laŭbezo-

10

ne en la kadroj de universalaj kongresoj de Esperanto, internaciaj junularkonferencoj de TEJO, internaciaj kongresoj de fakaj organizaĵoj, landaj Esperanto-kongresoj k.t.p.

Sekvas la intensigo de agadoj okaze de la Semajno de Amikeco, kiun organizas UEA ĉiujare en februaro.

Estas alia grava punkto: kursoj de internacia lingvo organizotaj de la koncernaj landaj aŭ lokaj organizaĵoj en la medioj de lingvaj minoritatoj, ekzemple de gastlaboristoj kaj enmigrintoj, kun la celo ebligi komunikadon kun alilingvanoj, forigi antaŭjuĝon kaj tensiojn, faciligi integriĝon sen perdo de la propra nacia aŭ etna identeco.

Tio eble ŝajnas al vi el la nuna perspektivo kiel tro aŭdaca programo, sed ĝi ne estis aŭdaca. Tion ĉi oni povus realigi, kompreneble surbaze de unuecaj agadoj, surbaze de bona volo kaj multe da sindono – kaj mi plu fidas, ke la esperantistaro havas bonan volon kaj sindonon – nur oni devas iom organizi la agadon, por ke estu sukceso.

Kiel ĉiuj okazaj laborplanoj, ankaŭ tiu ĉi havas ĉe la fino la atingotajn, minimumajn kaj la maksimumajn celojn.

Ĉi tie mi aparte atentigas pri la punkto 2 de tiu konkluda parto, nome: antaŭenigi la respekton por la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, firmigante tiamaniere ankaŭ la kondiĉojn, kiujn UEA rigardas kiel esencajn por sukcesaj laboroj.

Ĝi rilatas la artikolo 4, alineo 2, de la Statuto de UEA, kiu eniris en la Statuton en la jaro 1947 dum la Universala Kongreso en Bern. Tiam ni en la Komitato decidis unuanime, se mi bone memoras, ke la ero pri la Homaj Rajtoj eniru en artikolon 4 de la Statuto. Ĝi estis farita en tiu formo, ke UEA deklaras, ke la respekto de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj estas antaŭkondiĉo por sukcesa laboro por Esperanto. Mi estas absolute konvinkita, ke tiel estas.

La tuta historio de la Esperanto-movado montras, ke nur ne kondiĉoj de politikaj reĝimoj, kiuj respektas la fundamentajn liberecojn de la homo, kaj la fundamentajn liberecojn de la homo, kaj la fundamentajn rajtojn de la homo, rajtojn kaj liberecojn per kiuj la homaro luktis ekde kiam la homo konsciigis pri sia homeco, estas absolute esenca antaŭkondiĉo por la disvastigo de la Internacia Lingvo, kiu siavice helpas ankaŭ al firmigo de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj.

Se vi ĵetas rigardon al la historio de Esperanto ekde kiam Zamenhof en la jaro 1887 donis ĝin grandanime al la homaro, vi vidas, ke en ĉiuj diktatorecaj reĝimoj Esperanto estis persekutata, la Esperanto-organizaĵoj estis disigataj. Tio okazis jam en cara Ruslando, kiel okazis poste sub naziismo en Germanio, sub faŝismo en aliaj landoj, sub komunismo de Stalin. En la verko Esperanto en Per-

spektivo estas prezentitaj ĉiuj persekutoj kontraŭ la Internacia Lingvo. En dokumento, kiun mi verkis antaŭ delonge, «Hamburgo en Retrospektivo»

estas prezentita ankaŭ la kaŭzo, kial ĝuste Esperanto devis esti viktimo de tiuj persekutoj. Kial ne la angla, kial ne la franca, kial ne kiu ajn nacia lingvo morta aŭ vivanta estis kiam ajn viktimo, sed jes Esperanto?

Estas tiel, ĉar unue la facileco de Esperanto ebligas eĉ al ordinaraj homoj sen granda edukiteco eklerni tiun lingvon, ekmajstri ĝin kaj kontakti kun alilandanoj,

11

— pàgina 8 del PDF —

kio glitas el sub la kontrolo de la policaj aŭtoritatoj en tiuj policaj ŝtatoj. Tio estas unu kaŭzo. La dua estas, ke esence, laŭ sia tuta idearo, kiun Zamenhof ligis al la Internacia Lingvo, kaj kiun la vastaj tavoloj de la esperantistaro ĉiam akceptis kiel ĝustan, Esperanto estas rimedo de komunikado por ĉiuj, sen iu ajn distingo de raso, nacia aparteno, religia aparteno, socia aparteno aŭ kiu ajn alia aparteno.

Esperanto ne estas monopolo de unusola politika ideologio, sed ĝi estas instrumento de komunikado por ĉiuj homoj de bona volo, kiuj fidas kaj kredas je la eblecoj de interpopola frateco kaj pli bona interpopola interkompreniĝo. Tiel ni Esperantistoj agis ĉiam ekde la komenco. Kaj ĉar Esperanto havas tiun idean flankon – mi intence ne nomas ĝin ideologan flankon – tial ĝi estis persekutata; fakte ĝi peras tiun solidarecon internacian, pri kiu revis la plej noblaj kaj altaj spiritoj de la homaro. l

Nu, tial por mi la respekto de la homaj rajtoj estas esence grava. Mi pritraktis iom pli longe tiun ĉi aspekton, ĉar antaŭ nelonge mi legis en unu el la Esperanto-periodaĵoj, ke UEA devus ne enmiksiĝi en la aferon de homaj rajtoj. UEA, la neŭtrala movado, devas enmiksiĝi en la aferojn de homaj rajtoj, ĉar la afero de homaj rajtoj estas afero de ni ĉiuj, de vi, de mi, de ĉ ĉiuj, kiuj ne estas ĉi tie, de ĉiuj ordinaraj homoj.

Krom tio la afero de homaj rajtoj ne plu estas nur politika afero; ĉ ĝi estas grava socia demando, kiu estas ligita ankaŭ al disvastigado de Esperanto, ĉar ni ne povas disvastigi la lingvon, se ne ekzistas respekto al la homaj rajtoj.. Tial, lukti por la homaj rajtoj, kontraŭ la rasa diskriminacio en la kadro de la Kontraŭrasisma Jardeko, signifas samtempe helpi al disvastiĝo de Esperanto.

NI

Mi diris en la komenco, ke ekzistas diversaj konvencioj.

La unua plej grava dokumento sur la kampo de la homaj rajtoj estas la Universala Deklaracio de la 10-a de dec. 1948. Pri la Universala Deklaracio ni sufiĉe multe parolis; mi mem faris prelegojn en diversaj seminarioj, en Somera Univer= sitato, skribis artikolojn, eĉ en la libro Aktualaj problemoj de nuntempa internacia vivo troviĝas tuta granda ĉapitro pri la origino de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. Tie mi diris, ke ĝi estis imagita kiel ia nura deklaro de rajtoj

kaj fundamentaj liberecoj, kaj estis en tiu tempo – en 1948 – antaŭvidite, ke po- ) ste estas faritaj pluraj paktoj por detaligi la principojn entenatajn en la Universa» la Deklaracio. Tiuj paktoj estis fariĝontaj devigaj por la Ŝtatoj. )

Mi citos rapide la ĉefajn dokumentojn. Do, estis unue la Universala Deklaracio; poste estas la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kiu havas en pluraj artikoloj mencion pri la homaj rajtoj. Unu estas la-kovencio pri la prevento de la krimo de genocido. Genocido estas krimo, kiu rilatas la ekstermo de tuta etna grupo per diversaj metodoj, ĉu fizika ekstermo, kiel faris Hitler kaj kelkaj aliaj diktatoroj, ĉu alispeca ekstermo, ekzemple per senigo de tiu etna grupo de ĝiaj kulturaj valoroj, de ĝiaj bibliotekoj, de ĝiaj libroj kaj similaj aferoj, do senigo de ĝia identeco. Tiu konvencio fariĝis valida, ĝin subskribis preskaŭ ĉiuj ŝtatoj de la mondo kaj ratifis ĝin. Multaj eroj de tiu konvencio eniris en la kriminalajn kodojn de diversaj landoj, kio ne signifas, ke oni observas tion.

La dua estas la Konvencio pri la subpremo de komerco per personoj kaj eks-

12

pluatado de prostitucio, kiun oni akceptis en 1949. Ĝi estis direktita, fakte, kontraŭ tio, kion oni nomas komerco per blankaj sklavoj, fakte sklavinoj.

Sekvas la konvencio, kiu rilatas al la statuso de rifuĝintoj de la jaro 1951.

La kvara estas la Konvencio pri la internacia rajto je korekto. Kiel vi scias, en la gazetaro de la mondo, inkluzive la Esperantan, aperas amaso da’mensogoj, kalumnioj. Homoj ofte estas viktimoj de tiaj kalumniaj agoj. Kaj la homo ofte estas senpova, ĉar se oni sendas korektojn, tiuj korektoj ne aperas.

Sekve disfamiĝas io, kio estas absolute malĝusta. Tial oni akceptis konvencion en la jaro 1952 pri la internacia rajto je korekto: sendi korekton al la gazeto kaj havi rajton, ke tiu korekto aperu.

La 5-a estas la konvencio, kiu rilatas al politikaj rajtoj de la virinoj (1952). Kiel vi scias, nun estas la virina jaro, kaj oni faras ion sur tiu kampo.

La 6-a konvencio estas tiu de 1926 kontraŭ sklaveco, sed kiu poste estis renovigita en la jaro 1953 kaj kompletigita per aliaj eroj.

La 7-a estas la konvencio, kiu rilatas al la statuso de senstatenecaj personoj.

La 8-a estas aldona konvencio pri nuligo, pri abolo de la sklaveco, de komerco per sklavoj kaj de similaj praktikoj. Je via surprizo, eble, multe da sklaveco ankoraŭ ekzistas en la mondo en la vera senco de la vorto: oni vendas kaj aĉetas homojn.

La sekvanta, la 9-a konvencio, rilatas al la Ŝtataneco de la edziniĝintaj virinoj.

La 10-a estas la konvencio pri redukto de senŝtataneco.

La 11-a konvencio rilatas al konsento je geedziĝo, minimuma aĝo por geedziĝo, kaj la rajto de la estontaj geedzoj elekti unu la alian kiel geedzojn.

La 12-a konvencio rilatas al elimino de ĉiuj formoj de rasa diskriminacio. Ĝi estas unu el la plej gravaj konvencioj, kiuj aperis en plej diversaj lingvoj, ĝi ankoraŭ ne aperis en Internacia Lingvo. (La Universala Deklaracio aperis, la ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj kelkaj aliaj dokumentoj same, sed tiu ne).

La 13-a konvencio estas la pakto pri ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj de la jaro 1966, dum la 14-a estas la pakto pri civitanaj kaj politikaj rajtoj de la jaro 1966.

La 15-a estas la t.n. Libervola Protokolo, aldone al la Pakto pri Civitanaj kaj Politikaj Rajtoj, kaj fine la 16-a, la protokolo, kiu rilatas al la statuso de refuĝintoj.

Do, 16 konvencioj. El tiuj nur kelkaj estis ratifitaj. Tiu pri genocido fariĝis valida post tre mallonga tempo, ĉar ĉiuj Ŝtatoj ratifis ĝin. Kaj la aliaj estas pendantaj. Tial, se vi memoras, mi diris antaŭ kelkaj minutoj, ke unu el la klopodoj, kiujn ni povus fari, estas insisti ĉe niaj registaroj per rezulucioj, per premoj alispecaj kaj artikoloj en la gazetoj, ke ~ ratifu la koncernajn konvenciojn. Tiuj konvencioj estis akceptitaj en la lastaj jardekoj post la Universala Deklaracio por Homaj Rajtoj. Ili estas divideblaj en du grandajn grupojn. Al la unua kategorio apartenas la konvencioj pri apartaj rajtoj kaj liberecoj, ekzemple la konvencio kontraŭ

genocido de 1948, aŭ la konvencioj kontraŭ senstantaneco de 51 kaj 54, kontraŭ sklaveco de 1956, kontraŭ deviga laboro de 1957 k.t.p.. Mi ne citos al vi ĉiujn ĉi konvenciojn, sed nur volas montri al vi, ke unu speco de tiuj konvencioj rilatas al unuopaj rajtoj kaj liberecoj.

Alia grupo estas la ĝeneralaj konvencioj. Tie estas 3 eksterordinare gravaj tra-

L3

— pàgina 9 del PDF —

ktatoj, kies celo estas, kiel mi diris, ĝenerala. Temas unuavice pri la du paktoj por la apliko de la Universala Deklaracio. Unu el ili koncernas la ekonomian, socian kaj kulturan rajtojn de la homoj. La alia rilatas al la civitanaj kaj la politikaj rajtoj. Ambaŭ estis akceptitaj de la Ĝenerala Asembleo la saman tagon, nome la 16-an. de dec. 1966, kaj prezentas la rezulton de 18-jara intensa laboro. La 3-a pakto estas la Fakultativa Protokolo, do libervola protokolo al la Internacia Pakto de civitanaj kaj politikaj rajtoj.

La Internacia Pakto de civitanaj kaj politikaj rajtoj konsistas el 53 artikoloj, kaj ĝi rilatas ĉefe al la rekonitaj rajtoj kaj liberecoj entenataj en la Universala Deklaracio.

Parte ĝi ripetas la rajtojn kaj la liberecojn laŭ la Deklaracio, parte ĝi precizigas ilin. En pluraj artikoloj la pakto i.a. enhavas regulojn pri la lingvaj rajtoj, ekz-e artikolo 2 preskribas, ke la ŝtataj partioj devigos sin certigi al ĉiuj individuoj sur siaj respektivaj teritorioj ĉiujn rajtojn rekonitajn en la pakto senkonsidere al ilia lingva aparteno.

Artikolo 4 eksplicite malpermesas lingvan diskriminacion. Artikolo 14 preskribas, ke akuzito devas tuj esti detale informita pri la uzo en lingvo, kingvo, kiun li komprenas, kaj ke li rajtas havi senpagan helpon de interpretisto, se li ne parolas la lingvon uzatan de la kortumo k.t.p. k.t.p.. Tuta aro da rajtoj, kiuj estas ligitaj.al la lingvo.

La dua pakto, tiu pri ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj, konsistas el 31 artikoloj, ĝi rilatas ĉefe al la rajtoj kaj liberecoj entenataj en la dua parto de la Universala Deklaracio. Tio estas la modernaj rajtoj, ekonomiaj rajtoj, sociaj rajtoj, rajtoj ekzemple havi laboron, rajton havi kompenson en okazo de senlaboreco, kaj similaj rajtoj. Tiu ĉi pakto havas plurajn preskribojn, kiuj estas preskaŭ identaj al la preskriboj de la pakto de civitanaj kaj politikaj rajtoj, ekzemple koncerne la rajtojn de ĉiu popolo decidi mem pri sia sorto. Oni ne aplikas tion. En alia parto la pakto difinas la rajton je laboro, je organiziĝo en sindikatoj, je striko, socia sekureco, protekto de familio, adekvata vivnivelo, edukado, partoprenado en la kultura vivo kaj ĝuado de ĉiuj atingoj de la scienco. Ankaŭ tiu parto garantias lingvan egalecon en sufiĉe multaj artikoloj.

Post la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj oni longe diskutis, ĉu havi unu, kiel mi diris, pri civitanaj kaj politikaj rajtoj kaj la alian pri sociaj kaj ekonomiaj rajtoj. Kaj oni decidis krei du paktojn, ĉar oni kredis, ke kelkaj ŝtatoj estas maturaj akcepti unu pakton, ekzemple tiun de politikaj rajtoj, sed ne estas maturaj akcepti la alian pakton, ĉar ili ne esta sufiĉe evoluintaj. Do, oni havas du paktojn.

Nu, tiuj paktoj estis akceptitaj preskaŭ unuanime; ĉiuj Ŝtatoj, kiuj ĉeestis en 1966 voĉdonis por la du paktoj, sed poste ili bedaŭrinde hezitis ratifi. Por vi, kiuj ne estas juristoj, kaj tial ne komprenas tiun proceduron en interacia juro, mi diru nur kelkajn vortojn pri tiaj kolektivaj, internaciaj traktatoj, kiuj povas esti nomataj konvencioj, paktoj, kontraktoj, traktatoj k.t.p., ne gravas la nomo.

Okazas konferenco de delegitoj de la ŝtatoj por pridiskuti projekton de ia konvencio. Oni diskutas ĝin, oni faras amendojn, kaj denove diskutas kaj amendas amendojn k.t.p.. Fine oni voĉdonas, kaj oni akceptas ĝin. Tiel la du paktoj estas akceptitaj.

14

Tiam la tuta afero iras al la parlamentoj aŭ al aliaj organoj, kiuj rajtas ratifi la koncernajn internaciajn konvenciojn. Kaj tie okazas la granda halto. Ofte la ŝtatoj, kiuj subkribis la koncernan konvencion aŭ pakto, poste tamen ne volas ratifi. Tiamaniere okazis, ke la du paktoj ankoraŭ ne ekvalidas, ĉar ne venis sufiĉe granda nombro da ratifaj instrumentoj. Ratifa instrumento estas dokumento, per kiu unu Ŝtato informas la instancon, ĉe kiu oni deponas tiujn ratifajn instrumentojn, ke ĝi ratifis la koncernan konvencion laŭ la juro de sia propra lando.

Kiel mi diris, bedaŭrinde tiuj du paktoj, kiuj estas tiel gravaj, kaj la Fakultativa protokolo, kiu estas eĉ pli grava, ne ekvalidis.

Kial mi diris, ke la Fakultativa protokolo estas eĉ pli grava?

Ĉar la Fakultativa protokolo (siaspeca pakto), kiu estas aldonita al la pakto de de la politikaj rajtoj, donas fine en mondaj kadroj al la individuo la rajton plendi antaŭ internacia instanco kontraŭ sia propra registaro. ]

La Eŭropa Konvencio, pri kiu mi ne parolas hodiaŭ, estas multe pli progresinta tiurilate ol la tuta instrumentaro de Unuiĝintaj Nacioj sur tiu kampo. La Eŭropa Konvencio jam delonge ebligis al individuo plendi antaŭ internacia instanco, antaŭ Internacia Kortumo, por fina decido pri la neobservado de homaj rajtoj rilate la koncernan individuon.

Sed en mondaj kadroj tiun rajton devus doni la Fakultativa protokolo, sed, ĉar nek la paktoj nek la Fakultativa protokololo jure ekvalidis, ni kiel individuoj restas sufiĉe senpovaj. Tial estas en nia intereso de individuoj, ke ni premu je niaj registaroj en diversaj formoj. Mi ripetas: oni povas fari tion per rezolucioj, per artikoloj, per edukado de la infanoj, per prelegoj en universitatoj kaj lernejoj: premi ĉi ĉiujn registarojn de niaj propraj landoj, ke ili ratifu la du paktojn kaj la Fakultativan protokolon, tiel ke ili ekvalidu.

Tio ĉi, karaj geamikoj, estas ĉio, kion mi volis al vi diri pri la homaj rajtoj kaj pri tiuj diversaj konvencioj, 16, mi ripetas, kiuj estis akceptitaj de la ŝtatoj en la kadro de Unuiĝintaj Nacioj, ĉefe surbaze de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj. Mi esperas, ke tiu ĉi eta kontribuo al via seminario, al via konferenco ĉi tie, helpos vin pli bone kompreni la gravecon de la homaj rajtoj kaj de fundamentaj liberecoj, la gravecon de la 16 konvencioj, kiuj hodiaŭ ekzistas por protekto de tiuj homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Vi ĉiuj, kaj kiel organizaĵo kaj kiel unuopuloj, edukistoj, instruistoj en viaj lernejoj, verŝajne faros vian eblon por diskonigi la Kontraŭrasisman Jardekon, por diskonigi la konvenciojn kaj precipe por paroli al la infanoj, al la gejunuloj pri la lingva diskriminacio, pri la Internacia Lingvo kiel unu el la instrumentoj por kontraŭbatali rasismon kaj rasan diskriminacion.

15

— pàgina 10 del PDF —

La ideo de interŝtata konvencio

pri enkonduko de Esperanto en lernejojn: klopodoj en la pasinteco – eblecoj en la nuntempo

Prelego de prof. d-ro Ivo Lapenna en la IX ILEI-konferenco en Krogerup, Humlebek, la 22-an de julio 1975.

(Teksto koncizigita de la preleginto laŭ la surbendigita parolado).

Estimata prezidanto, karaj geamikoj!

Kiel s-ro Sonnabend ĵus diris al vi, hodiaŭ ni pritraktos la interstatan konvencion pri enkonduko de Esperanto en lernejojn: la spertojn de la pasinteco kaj la perspektivojn por la estonteco.

Dum mi verkadis kaj redaktadis en la lastaj 3 jaroj la verkon «Esperanto en Perspektivo», mi ofte pensis kiom da laboro estis necesa por transformi projekton – kaj estis okcento da projektoj de internacia lingvo – en vivantan lingvon de vivanta internacia kolektivo. Mi tion akcentas tuj en’la komenco, ĉar oni komencas, eĉ en esperantistaj medioj, spekulacii pri tio, ĉu Esperanto estus sufiĉe bona aŭ ne, ĉu alia projekto de komuna lingvo estus pli taŭga ol Esperanto aŭ ne. Oni klarigadas, ke Esperanto estas tamen pli bona ol aliaj projektoj, tute ne atentante al unu esenca elemento, nome, ke por transformi projekton de internacia lingvo en veran lingvon uzatan praktike de multaj homoj tra la mondo necesis enspiri en la projekton tiun idearan de humaneca interanciismo, kiu fariĝis esence ligita al ĝi. Mi kuraĝas al vi diri, kiel ĝisosta esperantisto, ke ankaŭ Volapuk, Interlingva aŭ Interlingve aŭLatino sineflexione aŭ kiu ajn el tiuj projektoj, teorie kaj principe estus povinta transfomiĝi en vivantan lingvon, se ĝi estus havinta animon. Ili ne havis kaj ne havas ĝin. Nur Zamenhof donis al Esperanto animon, kaj ĉefe tio ebligis, ke ĝi transformiĝis en vivantan lingvon. Tio kaŭzis, ke miloj, dekmiloj da personoj sindone dediĉis ne milojn, sed milionojn da laborhoroj por transformi tiun projekton en vivantan lingvon. Milionoj da laborhoroj estis necesaj por ke tio, kio en Esperanto en Perspektivo sekve nomiĝas Faktoj pri la In-

ternacia Lingvo, estu fakte faktoj pri la Internacia Lingvo! La ampleksa literaturo traduka; la originalaj verkoj kreitaj en la Internacia Lingvo; la diversaj organizaĵoj, kiujn ni formis por antaŭenigi Esperanton; la sennombraj konferencoj, renkontiĝoj, seminarioj, kongresoj ktp., ĉio ĉi postulis amason da laboro, multe da talento kaj da inteligento, kaj ebligis tion, kion ni hodiaŭ nomas la Internacia Lingvo Esperanto.

16

Estas grandega, nepardonebla eraro ne kompreni la grandecon de tiu transformigo, kaj meti tiun vivantan lingvon kun propra koro kaj kun propra animo sur la saman nivelon kiel diversajn mortnaskitajn projektojn.

Pro ke lingvo estu internacia, diris Zamenhof, ne sufiĉas nur nomi ĝin tia. Mi ripetas tiujn vortojn: pro ke lingvo estu internacia, ĝi devas esti kaj internacia kaj lingvo – lingvoprojekto ne estas lingvo, kaj ankoraŭ malpli internacia. Por ke ĝi estu internacia, ĝi devas esti internacia kaj laŭ sia strukturo kaj laŭ la kolektivo, kiu akceptis ĝin kiel sian lingvon.

I

Inter la grandegaj klopodoj vastigi la uzadon de la Internacia Lingvo la agadoj direktitaj al enkonduko de Esperanto en la lernejojn. okupas gravan lokon. Ofte, plej ofte – antaŭ la Unua Mondmilito ĉiam – tiuj agadoj estis ŝuldataj al unuopaj esperantistoj: instruisto, direktoro de iu lernejo, iu lerneja inspektoro, kiu lernis la lingvon, klopodis enkonduki la lingvon en sian propran lernejon. Tiuj klopodoj ne estis internacie kunligitaj, kaj tial ili ne havis ian daŭran valoron. Neniel neante la signifon de tiuj unuaj paŝoj, estas evidente, ke nur paralela instruado de Esperanto’ en nombro da lernejoj de pluraj landoj povas doni vere pozitivajn re“ zultojn kun daŭra valoro. Baldaŭ oni ekkonsciiis pri tio, kaj la laboro post la U- nua Mondmilito fariĝis internacie organizita. La unua granda klopodo okazis en la Ligo de Nacioj. En tiu tempo Universala Esperanto-Asocio, kiu havis sidejon en Ĝenevo, kaj kiu havis la feliĉon havi prof.-n Edmond Privat kiel unu el la gvidantoj, iniciatis en la ligo rezalucion, kies ĉefa celo estis enkonduki Esperanton en la lernejojn. Vi trovas en Esperanto en Perspektivo koncizan priskribon de la agadoj. En tiu tempo d-ro Edmond Privat estis honora jura konsilisto de la persa ĉefdelegito, Princo Arfa, kaj poste li fariĝis vicdelegito de Persio ĉe la Ligo de Nacioj. Laŭ lia iniciato 11 delegacioj prezentis al la Asembleo de la Ligo en decembro 1920 projekton de rezolucio, kies ĉefa punkto tekstis: «… esperas, ke tiu instruado de Esperanto en la lernejoj fariĝos pli ĝenerala en la tuta mondo, tiel ke la infanoj de ĉiuj landoj povus scii almenaŭ du lingvojn: sian gepatran kaj facilan rimedon por internacia komunikado; petas la Ĝeneralan Sekretarion prepari por la sekva asembleo raporton pri la rezultoj atingitaj en tiu ĉi rilato».

La rezolucio estis rifuzita de la Unua Asembleo, ĉar precipe la franca delegacio forte kontraŭstaris ĝin. En tiu tempo, oni devas scii, la franca lingvo estis ankoraŭ rigardata kiel la lingvo de diplomatio, kaj la angla nur komencis konkurenci al la franca. Ĝis la Ligo de Nacioj la franca estis la sola lingvo de diplomatio. Nuren la Ligo de Nacioj la angla kaj la franca fariĝis la du «kutimaj lingvoj». Oni eĉ ne kuraĝis nomi ilin «oficialaj». Sekve la franca delegacio rigardis Esperanton kiel danĝeran lingvon por la interesoj de la franca, same kiel hodiaŭ aliaj grandaj kulturaj imperialismoj ja luktas unu kontraŭ la alia – la angla kultura imperialismo kontraŭ la franca, la franca kontraŭ la angla, ambaŭ kontraŭ la rusa, la rusa kontraŭ ambaŭ, la ĉina kontraŭ ĉiuj tri ktp. – sed ili ĉiuj unuiĝas, se temas pri negativa starpunkto rilate al Esperanto. Do, en tiu tempo la francoj tre akre kontraŭstaris la proponon, kaj la afero malsukcesis.

Dum la Dua Asembleo de la Ligo de Nacioj en 1921 prof. Privat denove iniciatis la aferon, kaj tiuokaze 12 ŝtatoj – Sud-Afriko, Rumanio, Persio, Belgio,

17

— pàgina 11 del PDF —

Ĉeĥoslovakio, Colombio, Ĉinio, F innlando, Albanio, Japanio, Venezuelo kaj Hindio – faris proponon en la sama senco.

La subskribintoj samtempe petis la Prezidanton de la Asembleo, ke la Raporto de la dua komitato de la antaŭa Asembleo kaj la Raporto de d-ro Nitobe, kiu tiam estis la Ĝenerala Subsekretario de la Ligo de Nacioj, estu komunikita al ĉiuj ŝtatoj-membroj de la Ligo.

La Raporto de d-ro Nitobe rilatis al la rezultoj de lia oficiala partopreno de la 21-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Prago, Ĉeĥoslovakio, en 1921. Ĝi estis tre favora al nia afero. Tiun Raporton mi sufiĉe abunde analizis en Esperanto en Perspektivo.

La Dua Asembleo akceptis la pozitivajn konkludojn de la Dua Komitato kaj instrukciis la Sekretariaton entrepreni enketon por ebligi al la Tria Asembleo pritrakti la demandon de Esperanto-instruado en la lernejoj.

En la sama periodo okazis en la palaco mem de la Ligo de Nacioj laŭ iniciato de prof. Privat grava konferenco de lernejoj, en kiuj Esperanto estas instruata. Partoprenis reprezentantoj de komunumaj kaj lernejaj aŭtoritatoj kiel ankaŭ de edukaj asocioj el 28 landoj (kiel en Helsinki eAofnugemĝo Registaroj de 16 ŝtatoj sendis siajn oficialajn observantojn.

Tiu ĉi teknika konferenco formale kunvokita de la Instituto Jaen-Jacques Rousseau en Ĝenevo, pritraktis la tutan demandon en scienca kaj senpartia spirito. Ĝi liveris al la Sekretariato longan raporton, el kiu mi citas jenan parton: «La Ligo de Nacioj rekomendas, ke tiu ĉi instruado de la Internacia Lingvo fariĝu ĝenerala en la publikaj lernejoj de la tuta mondo, kiel praktika kaj populara rimedo por internacia rilatado, neniel celanta prejudici la epoklongan prestiĝon de la civilicitaj lingvoj».

Do – la Raporto de tiu lerneja konferenco estis sendita al Sekretario de la Ligo de Nacioj. Kune kun la Raporto de la Pariza Komerca Ĉambro, tre favora al Esperanto, kune kun la Raporto de d-ro Nitobe, ĝi formis la bazon por la diskutoj en la Tria Asembleo de Ligo de Nacioj, kiu okazis en aŭtuno 1923.

La Tria Asembleo transdonis la tuton al la Kvina Komitato, kaj tiu iom amendis la Raporton de la Ĝenerala Sekretario, ellasis unu parton, sed tamen akceptis la Raporton, kiu estis tre grava, ĉar la Raporto ja estis favora al Esperanto. La teksto de la Rezolucio de la Komitato prezentita al la Asembleo, punkto 2, tekstis: «ke la demandoj rilatantaj al instruado de Esperanto estu transdonitaj al la Komisiono pri Intelekta Kunlaborado, por ke tiu Komisono povu doni sian opinion pri la diversaj aspektoj de la problemo de helpa internacia lingvo». La 21-an de septembro 1922 la Tria Asembleo akceptis la Konkludojn de sia Kvina Komitato kaj tiel la demando venis en la manojn de la misfama Komisiono pri Intelekta Kunalborado.

Ne nur pro ĝiaj fantaziaj diroj pri Esperanto, sed ankaŭ pro aliaj fuŝaĵoj, mi nomis tiun Komisionon «fuskomisiono», kaj ĝi estis tia. Ĝi fakte entombigis la tutan aferon. Ĝi kunsidis la 31-an de julio kaj la 1-an de aŭgusto 1923. Ĉiu esperantisto, batalanta por la afero de Internacia Lingvo, devus legi ia protokolon por vidi, kiajn stultaĵojn povas diri-homoj, kiuj estis membroj de Komisiono, kun la nomo «Por Intelekta Kunlaborado». Ili rifuzis la proponon per 6 voĉoj kontraŭ 1 kaj 2 sindetenoj. Ili diris en la Rezolucio – meritas ĝin legi – ke ili ne rekomen-

18

das al la atento de la Ligo «artefaritan lingvon», sed rekomendas la studadon de «la civilizitaj lingvoj de la grandaj nacioj».

Tiele, la grandaj fortostreĉoj de la periodo 1920-1923 malsukcesis. Tamen estis ankaŭ sukceso en tiu senco, ke multaj registaroj devis iom informiĝi pri E- speranto, kaj ke la Raporto de Nitobe plu konservas sian valoron. Mi ripetas, ke pliaj detaloj pri la agado ĉe la Ligo de Nacioj troviĝas en Esperanto en Perspektivo.

Menciinda estas ankaŭ alia iniciato. Jam en 1920, do samtempe kun la propono al la Unua Asembleo de la Ligo, d-ro Antoni Czubrynski (Cubrinski), rimarkinte la malavantaĝojn de elpaŝoj nur en landaj aŭ lokaj kadroj, prezentis projekton de internacia agado. La fina celo estis subskribo de Interŝtata Esperanto-Akordo pri enkonduko de la lingvo en lernejojn. Pri tio aperis artikoloj en gazetoj, kaj kelkloke oni povis ion entrepreni, sed pro la foresto de kompetente organiza aparato, eĉ taŭgaj preparlaboroj por atingi tiun grandiozan celon ne povis esti faritaj. La ideo estis renovigita en 1937 okaze de la Jubilea UK en Varsovio. D-ro Czubrynski verkis specialan studon pri la afero, kaj ĝi aperis en la Jarlibro de UEA por 1937. Bedaŭrinde, la tiamaj malfacilaĵoj interne de UEA kaj la eksplodo de la milito en 1939 malebligis la realigon de la plano.

Tio estis la ĉefaj klopodoj en la periodo inter la du militoj.

I

Post la Dua Mondmilito reviviĝis la Esperanto-Movado en diversaj landoj, kaj ni komencis konstruadi la modernan UEA. En 1954, dank” al bone planitaj kaj efektivigitaj agadoj sur internacia kaj landa niveloj, ni atingis la konatan REzolucion de Unesko. En ĝi troviĝas ankaŭ mencio pri la instruado de Esperanto en la lernejoj. La punkto 4223 de la Rezolucio tekstas: «notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aŭ superaj edukaj institucioj kaj petas tiujn Ŝtatojn- Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo».

La Rezolucio malfermis multajn pordojn, tra kiuj ni povis penetri, sed bedaŭrinde la Movado, precipe la landaj asocioj, ne ekspluatis ĉiujn eblecojn, kiujn ĝi prezentis. La konata afero Connor – nome la atako de la ekstrema dekstro kontraŭ la neŭtralecon de UEA – sendube influis negative. Se interne de la Movado okazas tiaj malfacilaĵoj (por uzi mildan esprimon), oni ne povas centprocente utiligi tiajn grandegajn rezultojn, kia estis la Rezolucio de 1954. El la multnombraj pozitivaj rezultoj de la Rezolucio kaj de la establitaj konsultaj rilatoj, apar-

te menciinda estas la agado en ligo kun la t.n. ĉefprojekto «Asociiĝintaj Lernejoj».

Ni eĉ atingis, ke la Sekretariato de Unesko mem dissendis al ĉiuj Ŝtatoj-Membroj cirkuleron rekomendante, ke en la lernejoj aliĝintaj al tiu projekto oni enkonduku Esperanton. Kompreneble, UEA sendis al la Landaj Asocioj kaj al ILEI – en tiu tempo ĝi ne estis tiel forta kiel poste – klarigojn pri la tuta afero kaj instigis ilin kontakti siajn landajn aŭtoritatojn por utiligi la cirkuleron de la Sekretariato. Bedaŭrinde, ankaŭ tiu sufiĉe unika ebleco ne estis utiligita pro la malforto de la landaj asocioj kaj de la tiama ILEI.

Ankaŭ la agadoj ĉe Unesko en la periodo 1950-54 poste estas pli detale pritraktitaj en Esperanto en Perspektivo.

19

— pàgina 12 del PDF —

En 1959, okaze de la 100-jara datreveno de la naskiĝo de d-ro Zamenhof, la Komitato de UEA unuanime decidis precize la 14-an de decembro alvoki ĉiujn registarojn plej atente transtudi la eblecojn laŭgrade enkonduki la Internacian Lingvon en la lernejojn kaj universitatojn kiel devigan aŭ nedevigan lernobjekton. La decido estis farita subaze de mia propono de la 25-a de oktobro 1959, kiu entenis multajn detalojn pri la historio de la tuta afero kaj pri la irota vojo per sukcesigi la proponon.

La Komitato samtempe decidis: peti ĉiujn interesitajn registarojn, unuavice la registaron de Popola Respubliko Pollando, kiel lando en kiu naskiĝis la aŭtoro de la Internacia Lingvo, iniciati traktadojn por subskribo de Internacia Konven – cio pri laŭgrada enkonduko de Esperanto en lernejojn kaj universitatojn, ĉar nur paralela instruado de la lingvo en pluraj ŝtatoj povas doni efikan rezulton; komisii ĉiujn landajn Esperanto-asociojn transdoni la decidon al siaj respektivaj registaroj; instrukcii la Estraron de UEA entrepreni la necesajn paŝojn por realigi tiun ĉi decidon en la sekvantaj jaroj. |

Do, tio ne estis projekto, kiu devus esti realigita en unu aŭ du jaroj, sed estis antaŭvidite, ke ni laboros longe kaj laŭplane por efektivigi la ideon. Estis donitaj informoj pri tio, kion oni devus fari por ke ta rezulto estu efika. Ĝi inkluzivis vastan informadon pri la ĝistiama instruado de Esperanto en la lernejoj pere de la gazetaro, pere de dukaj periodaĵoj, precipe lernejaj kaj universitataj; periodajn konferencojn de geinstruistoj; intiman kunlaboradon inter la geinstruista asocio kaj UEA; intervjuojn per radio ktp. Tuta programo de kampanjo por favorigi la publikan opinion al nia afero, respektive al nia nova agado! Samtempe estis aldonita projekto de Interŝtata Konvencio. Ĝi estis sendita al ĉiuj landaj asocioj kun la peto, ke ili nomu kompetentajn kunlaborantojn, ĉiu el sia propra lando, por ke ni povu taŭge harmoniigi la kampanjon kaj, se necese, revizii la projekton de la Konvencio. = Ni

La projekto konsistis el nuraj 11 artikoloj. Artikolo 2 antaŭvidis, ke ĉiu partio enkondukos la instruadon de Esperanto en kiel eble plej multe da universitatoj kaj lernejoj, sed minimume ne unu universitato, en tri lernejojn por estontaj geinstruistoj kaj en kvindek aliajn lernejojn. La studo de Esperanto devus kapabligi la studentojn kaj lernantojn korekte kaj flue uzi la lingvon lege, skribe kaj parole. En la universitatoj kaj porinstruistaj lernejoj la studo daŭrus minimume 2 jarojn kaj en aliaj lernejoj minimume 3 jarojn ktp. Estis antaŭvidite, ke post kiam minimume 5 ŝtatoj subskribos la Konvencion, ĝi ekvalidos.

Sekvis amaso da korespondado kaj daŭra informado per cirkuleroj en aparta serio «Lernejoj». Post 5 monatoj da korespondado kaj instigado nur Belgio, Brazilo, Danlando, Francio, Germanio, Jugoslavio, Kanado, Nederlando, Norvegio, Pollando, Svedio, Svislando kaj Urugvajo nomis komisionojn aŭ unuopajn komisiitojn. Kelkaj el la komisiitoj estis tre kompetentaj personoj, kiuj fakte havis rilatojn kun la edukaj aŭtoritatoj de siaj landoj. Kelkaj ne estis tre kompetentaj, | sed ili tamen transprenis tiun taskon. Ĉi tie mi ne povas ne diri, ke en tiaj agadoj la kompetenteco de la persono havas unuarangan gravecon. Ne sufic4s nur nomi personon A komisiito pri io kaj kredi, ke tiu fakto meme aŭtomate donas al li la necesajn sciojn; devas esti inverse: la persono, kiu havas la necesajn sciojn, talentojn, kapablojn kaj ligojn, estu nomita komisiito. Ofte okazas tia «inversa situa-

20

cio» en la Esperanto-Movado, kio estas kaŭzo de tre malbonaj sekvoj. Nu, tamen estis farita io, kaj ni daŭrigis la klopodojn ĉefe por trovi taŭgan Ŝtaton, kiu iniciatus la aferon.

Antaŭ la kongreso en Harrogate (1961), kies Unua Sekcio okupiĝis nur pri lernejoj, montriĝis, ke en Pollando la afero tre bone progresas. La reprezentantino de la pola asocio informis pri grandegaj sukcesoj en tiu lando. En la cirkule»

ro 8 de la 24-a de majo 1961 estis prezentitaj la sukcesoj laŭ ŝiaj informoj. Jen ili:

unue, dum la lasta vizito de profesorino Szablowska ĉe la pola ĉefministro li esprimis sin preta dissendi alvokon al diversaj registaroj, por ke ili partoprenu en la Konvencio. Due, la pola registaro subvenciis Polan Esperanto-Asocion per tia sumo, ke ĝi ebligos al Pola Esperanto-Asocio sendi delegaciojn al Svedio, Norvegio, Danlando, Nederlando, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Bulgario kaj Rumanio por priparoli kun la edukaj kaj aliaj aŭtoritatoj de la respektivaj landoj la demandon de la Interŝtata Konvencio. Trie, la kompetentaj landaj instancoj de Pollando aprobis antaŭkonvencian enkondukon de Esperanto en 50 lernejojn ekde la 1-a de septembro 1961 kiel devigan studobjekton. Jam estas nomitaj la lernejoj kaj la instruistoj posedantaj la necesajn kvalifikojn. Kvare, de la 4-a ĝis la 15-a de julio okazos en Gdansk kurso por 50 geinstruistoj de Esperanto; la programo enhavas metodikon kaj didaktikon pri instruado de Esperanto. La kurso okazos je la kostoj de la Ministerio por Klerigo ktp. ktp.. Absolute mirinda sukceso, se la informoj estus ĝustaj, kiel oni devis supozi.

En tiu tempo, laŭ invito de la danaj edukaj instancoj, mi faris prelegvojaĝon en Danlando pri Esperanto en akompano de s-ro Sven Ziegler, kiu interpretis en la dana, kaj s-ino Birthe Zacho, kiu prizorgis la ekspozicion de Esperantaĵoj. Ni vizitis ĉirkaŭ 12 porinstruistajn seminariojn. Ĉeestis amaso da gestudentoj kaj multaj geinstruistoj. Reveninte de la rondvojaĝo mi vizitis la tiaman Ministron de Edukado kaj informis lin pri la rezultoj. Kompreneble ni paralis ankaŭ pri la Interŝtata Konvencio, kaj li tute klare diris, ke, se Pollando iniciatos la aferon, kiel mi kredis, Danlando estus preta konsideri la aliĝon al la Konvencio. Do, jam estis du ŝtatoj! Ŝajnis, ke la afero fakte komencis turniĝi.

Venis la UK de Harrogate, kaj en la kongreso estis grandega seniluziiĝo. Mi nun ne eniros en la detalojn. Tie montriĝis, ke s-ino Szablowska aŭ revis – kaj en siaj revoj vidis tion, kion ŝi skribis al mi – aŭ io alia okazis, sed la fakto estas, ke ĉio, pri kio ŝi raportis – tiu granda fervoro de la pola registaro, tiuj diversaj lernejoj, en kiuj oni jam enkondukis Esperanton, la preteco de la ĉefministro iniciati la Interstatan Konvencion – ke ĉio ĉi estis pura fantaziaĵo, ke nenio reala ekzistis. Tio estis ne nur por mi persone, sed ankaŭ por multaj aliaj sinceraj kunlaborantoj en diversaj landoj grandega ŝoko.

Malgraŭ bato de Harrogate, ni daŭrigis la laboron. Ni plu klopodis atingi, ke iu Ŝtato iniciatu la aferon, ĉar tio estis esenca. La klopodoj donis nenian rezulton «ĉefe tial, ĉar la unuopaj kunlaborantoj, anstataŭ kontakti siajn proprajn aŭtoritatojn kaj havigi al ni en la centro ilian starpunkton, esprimadis siajn proprajn pensojn pri neesencaj aspektoj, ekzemple ĉu estu 50 aŭ 25 lernejoj, ĉu 5 aŭ 7 ŝtatoj partoprenu k.s..En tiaj kondiĉoj mi denove starigis la aferon antaŭ la Komitaton dum la dua Kopenhaga kongreso en 1962, kaj la Komitato unuanime dicidis, ke la kampanjo estu daŭrigata. Observante la decidon, mi ellaboris novan agadplanon,

21

— pàgina 13 del PDF —

konforman al la situacio en tiu jaro, kaj prezentis ĝin en ampleksa dokumento publikigita en cirkulero «Lernejoj» n-ro 14. La plano antaŭvidis paralelan agadon ĉe Unesko kun du variantaj de rezolucipropono kaj ĉe la registaroj kun la celo atingi Interstatan Konvencion. La projekto de tiu lasta estis simila al la unua projekto de 1960, sed en pluraj variantoj rilate la nombron de lernejoj, minimuman nombron de Ŝtataj partoprenontoj en li Konvencio kaj kelkaj aliaj detaletoj.

Ripetiĝis la spertoj de la unua parto de la kampanjo: necesis havi kompetentajn kaj sindonajn kunlaborantojn, pretajn oferi multe da tempo por sukcesigi la planon. Bedaŭrinde ne troviĝis sufiĉe da ili, kaj ĉiuj instigoj kaj kuraĝigoj restis sen kia ajn rimarkinda rezulto. Pri tio mi informis en cirkulero «Lernejoj» 19/63 de la 25-a de oktobro 1963, per kiu fakte komenciĝis la nova granda kampanjo por la Jaro de Internacia Kunlaboro, kiu rezultigis la senprecedence amasan Proponon al Unuiĝintaj Nacioj. En la Propono plian fojon estas menciita la graveco de Esperanto-instruado en la lernejoj. Detaloj pri tiu agado troviĝas en ĉapitro 22 de Esperanto en Perspektivo.

La tuta kampanjo, do, daŭris precize 4 jarojn: de la fino de 1959 ĝis la fino de 1963. Detalojn – nepre studotajn, se oni iam revivigos la ideon – enhavas la 19 cirkuleroj de la serio «Lernejoj», espereble troveblaj en la arkivoj de ILEI kaj de UEA, al kiu mi transdonis fine de 1974 la tutan materialon, inkluzive la abudan korespondadon.

Paralele estis fondita la Konsulta Komisiono pri Lernejoj, kiu kontentige laboris, kiel vidiĝas el koncizaj informoj en Esperanto en Perspektivo. Okazis pluraj lernejaj konferencoj: en Bohinj, en Beograd, en Helsinki. Intertempe, feliĉe, ILEI konsiderinde fortikiĝis kaj atingis rimarkindajn sukcesojn, sed tio estas ekster la kadro de tiu ĉi prelĉgo.

NI

Kiel ni vidis, la agadoj celantaj enkonduki Esperanton en la lernejojn akompanas la Movadon ekde ĝiaj komenciĝoj. La paŝoj de unuopuloj, entreprenitaj antaŭ la Unua Mondmilito, kvankam aprecindaj, ne povis doni rezultojn kun daŭra valoro ne nur pro la foresto de internacia kunligiteco, sed ankaŭ pro la fakto ke nek la eksteraj cirkonstancoj estis sufiĉe konvenaj, nek la lingvo sufiĉe evoluinta kaj socie enradikiĝinta. La klopodo ĉe la Ligo de Nacioj, kvankam tre serioze preparita ĉefe de prof. Privat, tamen malsukcesis pro la jam prezentitaj kaŭzoj, grandparte ankaŭ tial, ĉar la agado estis tro centrigita al la Ligo mem, sen sufiĉa atento je la registaroj de la Ŝtatoj-Membroj. La proponoj de Antony Czubrynski estis interesaj, sed ne prilaboritaj. Post la Dua Mondmilito mi persone partoprenis en ĉiuj laboroj sur tiu kampo ekde 1950: Peticio al UN/Unesko, Pariza Konferenco de Unesko en 1952, Konferenco de 1954 en Montevideo, Asociiĝintaj Lernejoj kaj, fine, la kampanjo de 1959-1963 por Interstata Konvencio.

Post ĉiuj ĉi spertoj ni diru kelkajn vortojn pri la eblecoj en la nuntempo.

Laŭ mia opinio, du grupoj da kondiĉoj devas ekzisti, por ke oni havu ŝancon realigi la ideon de interŝtata konvencio: favoraj eksteraj cirkonstancoj, unuflanke, kaj forta kaj sana situacio interne de la Esperanto-Movado, aliflanke.

Kiel persono, kiu profesie-fake multe studis kaj plu studas la internaciajn rilatojn, mi estas profunde konvinkita, ke neniam en la historio de la lingva pro-

22

antaŭ multaj jaroj ne surbaze de esperoj aŭ deziroj, sed rezulte de sciencaj analizoj pri la evolutendencoj. La lingva batalo inter la grandaj kaj malpli grandaj fariĝis pli akuta de jaro al jaro. Kaj ju pli granda la lukto, iu pli da oficialaj kaj laboraj lingvoj, ju pli da ĝenoj por la unuopulo pro la nuna lingva situacio, des pli maturaj la cirkonstantoj por akcepto de unusola neŭtrale homa lingvo – la sola vere internacia kaj vere. lingvo: Esperanto.

Ankaŭ la publika opinio ĉiam pli inklinas al la solvo, por kiu ni pledas. Tio oni facile rimarkas eĉ en konversacioj kun kleraj personoj, almenaŭ iom informitaj kaj pensantaj pri la fakta stato. Rezulto de multjara laŭplana kaj multdirekta agado de la neŭtrala UEA, dum la Hamburga Kongreso la ĉefa tono de la plej seriozaj raportoj en mondkonataj gazetoj estis, ke «Esperanto jam ĉesis esti revo kaj fariĝis kultura realaĵo»; ke la «Esperanto-Movado ĉesis esti «fermita sekto» kaj fariĝis rimarkinda faktoro en la internaciaj ritatoj».

Ĉio ĉi indikas, ke la nunaj eksteraj cirkonstancoj estas maturaj por nia solvo, sed oni ne povas antaŭvidi, ĉu ili longe restas tiaj.

Al la dua grupo de kondiĉoj apartenas unuavice forta, politike neŭtrala Esperanto-Movado kaj sana stato interne de ĝi. En la du jardekoj antaŭ julio 1974 UEA kiel tiama reprezentanto de la neŭtrala Esperanto-Movado daŭre vastigadis siajn agadojn kaj paralele fortikiĝadis intelekte, nombre kaj finance. Cent paĝoj da faktoj en ĉap. 18 de Esperanto en Perspektivo pruvas tion. Samtempe altiĝis la prestigo de la organizaĵo. La Rezolucio de Unesko en 1954; la konsultaj rilatoj ekde tiu jaro, poste altigitaj al kategorio B; la proklamo de Zamenhof «granda personeco de la homaro» fare de Unesko en 1959; la kreskanta nombro da oficialaj reprezentantoj de registaroj en la inaŭguraj solenaĵoj de la Universalaj Kongresoj; la plej altaj ŝtataj funkciuloj – reĝino, prezidentoj aŭ vicprezidentoj de respublikoj – estas eksteraj signoj de la kreskanta prestiĝo de UEA. Kaj la prestiĝo estas gravega ne kiel memsufiĉa celo por si mem, sed kiel unu el la decidaj faktoroj pro atingi la interŝtatan konvencion kaj entute por la plua disvastigo de la lingvo. Krome ILEI, kiel vi bone scias, eklaboris sub la nuna gvidantaro multe pli bone ol iam antaŭe kaj entrenis diversajn agadojn, kiuj antaŭenigis la instruadon en la lernejoj. Fine, sed certe ne lastgrade, la lingvo mem plu evoluis kaj riĉiĝis per abunda nova kultura enhavo.

Ĉio, absolute ĉio indikis, ke la du grupoj de faktoroj konverĝas kaj ke estus eble entreni novan ofensivon, bone planitan kaj organizitan, por fine sukcesigi interŝtatan konvencion aŭ similspecan interkonsenton por deviga instruado de la Internacia Lingvo almenaŭ en difinita nombro da lernejoj kaj universitatoj de kiel eble plej multaj ŝtatoj. Siavice, atingo de tiu unua celo formus firman bazon blemo la eksteraj cirkonstancoj estis tiel favoraj, kiel nuntempe. La tuta lingva demando tiel komplikiĝis, kaj la antagonismoj inter la grandaj lingvoj fariĝis tiel netransmonteblaj, ke ĉio necese puŝas la homojn al nia solvo. Sufiĉas memorigi, ke en UN kaj ĝenerale en la interŝtataj organizaĵoj apartenantaj al la familio de UN, €n la tempo de iliaj fondiĝoj estis 5 oficialaj kaj nur du laboraj lingvoj, dum nun la diferenco inter la du kategorioj fakte malaperis kaj la nombro da laboraj lingvoj kreskis al 6. En la Eŭropa Komunaĵo – gravega pro eventuala nova provo – estis 4 egale oficialaj lingvoj, nun estas 6, en kelkaj kazoj 7, baldaŭ verŝajne eĉ pli. Ne nur la franca, sed ankaŭ la angla estas forpuŝataj, ĉion ĉi ni antaŭvidis

2

— pàgina 14 del PDF —

por laŭgrada ĝeneraliĝo de Esperanto-instruado en ĉiuj lernejoj, sen kio la fina venko de Esperanto ne estas ebla.

Bedaŭrinde, la senrespondecaj misagadoj – por uzi ankoraŭfoje tre mildan esprimon – de difinitaj grupetoj interne de UEA kondukis al la tragikaj hamburgaj eventoj. Mi ne deziras paroli pri tiu afero. Abundaj dokumentoj kaj aliaj materialoj troviĝas en la ĵus publikigita Hamburgo en retrospektivo. la personoj, kiuj deziras informigi — kaj mi ja opinias, ke ĉiu serioza esperantisto devus esti informita — povas facile akiri tiun verkon kaj studi ĝin.

Unu jaron post la hamburgaj eventoj klare montriĝas, precipe kiel antaŭvidite, ke UEA sub la nuna gvidantaro, certe ne kapablas entreni kian ajn novan agadon rilate la interŝtatan konvencion. Eble ILEI, se ĝi restas fidela al si mem kaj plu fortikiĝas, povus sola ekagi ankaŭ en tiu direkto. En ĉiu okazo necesas konscii, ke temus pri grandega plurjara laboro, detale planita, perfekte organizita kja laŭgrade realigita. Ĝi devus konsisti el vasta propagandado de la ideo per ĉiuj disponeblaj rimedoj de informado; utiligado de la tuta jam ekzistanta dokumenta materialo kaj plua konstanta esplorado kaj dokumentado; organizo de internacia reto da kompetentaj kaj laborpretaj kunlaborantoj; konferencoj kaj seminarioj pri la temo; tre kompetenta centro kun la celo kunordigi la tutan agadon.

Mi esperas, ke mi sukcesis doni sufiĉe klaran bildon pri la afero. Se jam ILEI decidiĝos entreni novan agadon por atingi interŝtatan konvencion, mi mem Volonte helpo laŭ miaj eblecoj per konsiloj subaze de la akiritaj spertoj. Intertempe mi deziras al vi kaj al ILEI pliajn sukcesojn en via nuna laboro por vastigi la instruadon de Esperanto en la lernejoj.

Elbendigis kaj stenciligis la Dana Sekcio de ILEI.

Por viaj mendoj de Esperanto-libroj turnu vin al

LIBROSERVO A. VALLERINI Via Consoli del Mare, 15 I-56100 PIZO, Italujo

Tf. (050) 40604 Pek 22/10219

24

Transpreni sian laboron

tradukis P. Fort – Fontaine-les-Gres – F-10170 Mery s/ Seine – Francujo

Tre ofte en la klaso la infano ne sukcesas atenti pli ol kelkajn minutojn; oni asertas, ke la solvo estas malplilongigi la labordaŭron. Tamen ĉiu povas ĉiutage observi iun silentan infanon:dum horoj koncentrita al elektita faro (kondiĉe ke la adolto ne interrompu ĝin, asertante ke, ekzemple, «ludi per akvo aŭ.tero estas malbone»).

La junulo, kutime konata kiel interesiĝanta pri nenio pasigos horojn por zorgi sian motorciklon aŭ reaŭskulti la ŝatatan diskon. Kial tiuj malsimilaj kondu: toj? Car tro ofte la tasko estas trudita sen pravigo («tio pli poste estos utila al vi»); en la dua kazo temas pri tasko libere elektita, kiun la adoltoj ofte nomas ludo (ĉar ĝi ne estas deviga), sed kiun nenio vere distingas de laboro: la meĥanikisto eble faras similajn agojn kiel la adoleskanto pri la motorciklo; la domma-. strino faras similajn transverŝadojn, similajn gestojn kiel la etulo.

La Freinet-pedagogio apogas sin sur la libere elektitaj faroj, sed ĝi celas al ilia pliprofundigo, al ilia ligado kun bazaj eksperimentoj, kiuj permesos al la junulo pli bone kompreni por pli bone agi.

Ĝi kuraĝigas la infanon, la adoleskon por ke ili libere antaŭpreparu sian propran laborplanon, kiu ne estas simila al la aliaj. Por ke en la klaso estu harmonio, almenaŭ por uzadb de la disponebla materialo, la organizado estas kooperative diskutita de ĉiuj lernantoj kun edukisto.

Kelkaj faroj estas pure individuaj laŭ la persona ritmo de ĉiu (sen rapidigi la lernanton, kiu bezonas tempon, sen moderigi la lernanton pli rapidan). Sed la infanoj povas ankaŭ libere grupiĝi en skipoj por iuj laboroj, en iuj laborejoj.

La adolto ne pluestas tiu, kiu unuforme kaj rigide reguligas la laboron; lia rolo estas helpi ĉiun, kunordigi, memorigi pri la promesoj kaj instigi al pliprofundigado. Lia rolo estas grava, kiam necesas fari sintezon de la realigitaj faroj.

Tio postulas aliajn laborilojn.

La didaktita materialo antaŭvidita, por ke ĉiuj lernantoj faru samtempe la saman ekzercon, devas esti anstataŭita per eksperimenta materialo pli malpli rigida, kiu permesas grandan iniciativon. La sliparoj kun memkorektado, la programitaj libretoj permesas al ĉiu labori laŭ sia ritmo, sin mem korekti.

aliajn kontrolformojn

La rolo de la instruisto ne plu estas korekti per ruĝa inko, sed senpaneigi tiun, kiu ne povas sole elturniĝi. La kontrolo ne plu estu formala, sed interesiĝu pri profunda akirado (oni tro ofte konstatas, kiom malmulte restas el la senmotive lernitaj sciencoj). Grave estas, ke la junulo eksciu sin mem taksi, kaj ne, ke la instruisto disdonu cifernotojn (Studoj pruvas, ke hazardo enŝoviĝas en tio).

Anstataŭ tranĉaj ekzamenoj, kiuj fermas la pordojn, kiam oni malsukcesas, kaj nur konstatas la mankojn sen klarigi ilin, ni kontaŭproponas pozitivan kontrolon dum la tuta lerntempo per fakaj diplomoj por ĉiu grava akiro.

— pàgina 15 del PDF —

Prezidanto:

Vicprezidanto:

Sekretario: Vicsekretario:

Kasisto:

Aŭstralio: Aŭstrujo: Belgujo:

Brazilo: Britujo:

Bulgarujo: Danlando: Finnlando: Francujo: F.R.Germanujo: Grekujo: Hispanujo: Hungarujo: Islando: Israelo: Italujo: Japanujo: Jugoslavio: Kanado: Kolombio: Koreujo: Nederlando: Norvegujo: Nov-Zelando: Pollando: Rumanujo:

Sanmarino: Sovet-Unio:

Svedujo: Svislando: Usono:

Ĉeĥoslovakujo: Germana DR: Kubo:

Zairujo:

Estraro de ILEI

Rektoro Helmut Sonnabend, Im Eckerkampsfeld 11a, D-3161 Dollbergen (Fed. Resp. Germanujo)

Direktoro Johano Ingusz, Liget ut. 40, H-1102 Budapest X, (Hungarujo)

D-ro Mario Dazzini, C.P. 22, I-54100 Massa C., (Italujo)

S-ro Gaston Turin, 43 Rue Emile Magnin, F-25300 Pontarlier (Francujo)

S-ro Olle Osson, Bantorget 3, S-222 29 Lund (Svedujo).

p.ĝ.k. Stockholm 682 117-7.

Sekciestroj de la Ligo

Ivan Th. Maddern, Box 411, Morwell, Victoria 3840

Margarethe Marischler, 1150 Johnstrasse 2, Vieno

G. Pirlot, Residentie « Vaughan», Kemmelbergstraat 3-5/b.3 B-8400 Oostende

Elvira Fontes, Caixa Postal 5888, Sŝo Paulo

Raif Markarian. 87 Sebastian Ave., Shenfield, Brentwood,

Essex CM15 8PP

Vasil Bozarov, ul. Ljubotran 98, blok 4, Vhod A, Sofia

Lis Thune, Brembarvinget 15, DK-2650 Hvidovre

Pentti Jarvinen, Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82

F. Le Magadure, 23 Rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont Hermann Behrmann, Ellerbuscher Str. 81, D-4972 Lohne 1 Sokrates Sakellaropoulos, Agias Paraskevis 30, Kato Patissia, Ateno (816) Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante Marta Cser, Zelau ut. 10-14, H-1368 Budapest V

Baldur Ragnarsson, Sogavegur 170, Reykjavik

Ron Aser, Raanana, Aŝer 5

Catina Giulia Dazzini, Casella Postale 22, I-54100 Massa C.

Gamon Higashi-cho 6-51, Koshigaya-shi 343

Miodgrad Stojanoviĉ, Duruntorska ul. 2/IV-32, YU-11000 Beograd George du Temple, 930 Ardmore Drive, R.R.2, Sidney, B.C. V8L 3S1 Manuel Angel M., Apartado Aĉreo 50179, Medellin

Dae Young-Rhie, 240-19, Sang-do-2-dong, Yong-dung-po Ku, Seoul O. Hoekstra, Frederikslaan 47, NL-1719 Schoorl

Elna Matland, Brekkeveien 50, N-4200 Sauda

Gwenda Sutton, 1 Wood Street, Upper Hutt

Teresa Nemere, str. J: Olbrachta 3/5 m 12, PL-87-100 Torun

Prof. D-ro Gabriel Tepelea, Calea Grivitei N-ro 222, Bloc 7, Scara B Bucuresti 8

Prof. Marina Michelotti, via XXV marzo 73, I-43031 Rep. S. Marino Johannes Palu, SOlme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV

Nikolaj Starodubĉev, poŝtrestante, SU-340047 Doneck

Olle Olsson, Bantorget 3, S-222-29 Lund

Kurt Greutert, Via Pizzo di Claro 7, CH-6512 Giubiasto

John L. Lewine, West Stockbridge, MA 01266

Kunlaborantaj organizoj aŭ izolitaj membroj Karel Kraft, poŝta 5, Zdabof V-28, CS-261 05 Pfibram Ludwig Schodl, Rosa Luxemburgstr. 37, DDR-195 Neuruppin Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila Antome-Samuel Ngangu, B.P. 13, Lukala (Nkandu)

IPR 1976/2

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

“IPR

Eldonata de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj

ILEI

Jarkolekto 6 N-ro 2, 1976

Pizo, Italujo

— pàgina 2 del PDF —

Internacia Pedagogia Revuo, n-ro 2, 1976

Enhavo

$XX Statuto de Ilei A,

H. Sonnabend – Pri kunlaboro Uea-Ilei .

R. Pagliarani – Kio estas la scienco «pedagogio» . S. Mariani – Projekto pri instruado

W.A. Gething – Gvidado de la junularo .

F. Le Magature – La vivaj lingvoj (recenzo) Lentaigne – La eraroj … de la aliaj

J. L. Lewine, W.P. Sampson – El nordameriko “77 En plua universitato . e. oE oo. Freinet, trad: Lentaigne – La ĉevalo kiu ne soifas

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO (IPR)

Oficiala organo de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI)

Aperas trifoje jare

Redaktis: (G. Turin 43, rue E, Magnin F – 25300 Pontarlier

Konto: Helmut Sonnabend – Sonderkonto Poŝtĉekkonto n-ro 3245 66-309 Hannover

Paĝo 25 30 32 34 38 41 43 45 48

. koverto 3

La abonprezon oni pagu al la landaj sekcioj de ILEI, escepte nemembroj de

ILEI povas pagi al la supre indikita konto.

statuto de ilei

Statuto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj I.L.E.I. (fondita en la jaro 1949) Aprobita dum la komitata kunsido 1-8-1969 en Helsinki

Paragrafo 1

La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, en plua teksto la Ligo, agnoskita de Unesko la 13an de Oktobro 1952, estas unuiĝo de:

a) landaj esperantistaj instruistaj asocioj;

b) individuaj membroj en tiuj landoj en kiuj ankoraŭ ne estas organizata asocio. Kondiĉoj por membriĝo estas:

1) Havi 5 pagintajn membrojn (asocioj);

2) Doni subskribitan rekonon de la Statuto de la Ligo;

3) Pagi la fiksitan membrokotizon;

4) Ricevi akcepton flanke de la estraro.

Paragrafo 2

La celoj de la Ligo estas:

a) unuigi ĉiujn instruistajn Esperanto-organizaĵojn en la mondo por sisteme labori por la enkonduko de Esperanto en ĉiuspecajn lernejojn;

b) eventuale aranĝi superajn ekzamenojn pri la instruado de la Internacia Lingvo;

c) organizi pedagogiajn konferencojn, kiuj estu aranĝotaj kaj invitotaj de la unuopaj landaj asocioj;

ĉ) organizi reciprokajn interŝanĝojn de spertoj de la monda Esperanto-instruistaro rilate al la plibonigo kaj modernigo de la Esperanto-instruado;

d) organizi interŝanĝojn de la plej diversaj spertoj el la pedagogia scienco kaj praktikado;

e) daŭre aranĝita plej diversajn aranĝojn internaciajn por la infanoj, por ke ili apliku la Internacian Lingvon;

f) eduki la infanojn al internacia interkompreniĝo.

Paragrafo 3

En realigo de siaj celoj kaj progamoj la Ligo kunlaboras kun diversaj esperantistaj kaj ne esperantistaj organizaĵoj. ‘

25

— pàgina 3 del PDF —

26

Paragrafo 4

Stampo de la Ligo estas rondforma kun kvinpinta stelo en la mezo kaj la litero «E» en ĝi, kaj kun plena nomo de la Ligo.

Paragrafo 5

La membriĝintaj sekcioj kaj la individuaj membroj ĉiujare pagas al la Ligo fiksitajn kotizojn.

Individuaj membroj pagas kvinoble la sumon postulata por ĉiu membro de organizita landa sekcio de la Ligo.

Paragrafo 6

La membriĝo en la Ligo ĉesas per: a) libervola eksiĝo de la sekcioj; b) dujara nepago de la kotizo; c) kontraŭstatuta agedo.

Paragrafo 7

Organoj de la Ligo estas: a) la asembleo; b) la komitato; c) la estraro; ĉ) la kontrola komisiono.

Paragrafo 8

La asembleo de la Ligo konsistas el la delegitoj de la landaj asocioj de la Ligo elektitaj dum siaj ĉefkunvenoj laŭ jena ŝlosilo: ĝis 30 membroj unu delegito; ĝis 60 membroj du delegitoj; ĝis 90 membroj tri delegitoj, ktp. Ŝlosila bazo estas la pagita membroktizo por la finiĝinta kalendara jaro. Delegitoj de landaj sekcioj kiuj ne pagis la kotizon dum du sinsekvaj jaroj, ne rajtas voĉdoni.

La asembleo de la Ligo regule okazu minimume post ĉiu trijara laborperiodo kaj en la kadro, se eble, de la instruista konferenco. La prezidanto ĝin kunvoku almenaŭ 6 monatojn antaŭ ĝia okazigo.

Paragrafo 9

La asembleo de la Ligo: a) pritraktas raportojn de la komitato; b) senŝarĝas la komitaton; c) decidas pri la gvidlinio da la Ligo kaj fiksas labor-programon por trijara periodo; ĉ) akceptas aŭ ŝanĝas la statuton; d) fiksas la bilancon kaj budĝeton; e) fiksas la membrokotizojn; f) elektas la estraron.

Paragrafo 10

La komitato de la Ligo konsistas el la prezidantoj de la unuopaj landaj sekcioj aŭ ties anstataŭantoj.

Paragrafo 11

Inter du asembleoj gvidas la Ligon la komitato. La taskoj kaj devoj de la komitato estas: a) decidi pri ĝeneralaj aferoj de la Ligo; b) pritrakti la laboron de la estraro; c) fondi komisionojn de la Ligo; ĉ) fiksi laborprogramojn de la unuopaj komisionoj; d) decidi pri okazigo de la asembleo kaj aliaj gravaj aranĝoj de la Ligo.

Paragrafo 12

La komitato devas kunsidi almenaŭ unufoje dum la jaro. En kazo de neeblo kunveni okazas referendumo kies decidoj validas same kiel tiuj de la kunsidoj. Por la ekvalido de la decidoj necesas simpla plimulto de la voĉdonantoj.

Paragrafo 13

La estraro konsistas el prezidanto, vicprezidanto, sekretario, vicsekretario kaj kasisto. La oficdaŭro estas jara.

Paragrafo 14 La devoj de la prezidanto estas: a) prezidi kunsidojn de la estraro, komitato kaj asembleo;

b) reprezenti la Ligon en ĉiuj eksteraj aferoj;

zi

— pàgina 4 del PDF —

Oo

certigi persone aŭ per komisiitoj kontakton kaj kunlaboradon kun gravaj instruistaj organizaĵoj kaj institucioj ekster la esperanto-movado; kunvoki kunsidojn de la estraro kaj komitato.

~

Ĉ

Paragrafo 15

La devoj de la vicprezidanto estas:

kontaktiĝi kun la komitatoj kaj la unuopaj komisionoj, orientigi ilin kaj helpi ilin en ilia laboro; b

c) prepari la statistikon pri lernejoj en kiuj oni instruas Esperanton.

=

anstataŭi la prezidanton je lia foresto;

Paragrafo 16

La devoj de la sekretario estas: a) respondeci pri la organiza stato de la Ligo; b) kontaktiĝi kun la landaj sekcioj de la Ligo, instigi kaj orientigi ilian laboron; e) eltrovi vojojn por instigi fondon de sekcioj en landoj, en kiuj ili ankoraŭ ne ekzistas;

=

ĉ) fari la jaran raporton. Paragrafo 17 La Vicsekretario devas helpi aŭ, se necese, anstataŭi la sekretarion. Paragrafo 18

La devoj de la kasisto estas: a) kontaktiĝi kun ĉiuj kasistoj de la landaj sekcioj klopodante ĝustatempe enkolekti membrokotizojn; b) esplori eblecojn por solvi financajn problemojn de la Ligo per aliaj rimedoj; c) fari raporton pri la financa stato de la Ligo.

Paragrafo 19

La devoj de la landaj sekcioj de la Ligo estas; a) fari jaran raporton pri la laboro de la pasinta lerneja jaro: decida tago ĉiam la la de Januaro, kaj sendi ĝin al la ĝenerala sekretario antaŭ la fino de Februaro; b) fari la necesan statistikon kaj raporti pri tio al la estraro; c) fortigi ne nur la propran prestiĝon en sia Lando, sed ankaŭ tiun de la Ligo;

ĉ) pagi akurate la membrokotizojn sub mencio de la nombro de la anoj de la landa sekcio.

28

Paragrafo 20

La kontrola komisiono konsistas el 3 membroj: ĝia tasko estas unufoje en la jaro kontroli la kasostaton kaj financan manipuladon de la kasisto. Pri la farita laboro la Kontrola Komisiono faras raporton al la Komitato de la Ligo kja ĝia asembleo.

kial la redaktoro publikigas nian statuton?

Serioze leviĝas la demando, kial ILEI malŝparas tiom da valora spaco en IPR por prezenti la enbavon de sia statuto, kvankam ĝi estas sufiĉe konata. Decidita en la jaro 1969 en Helsinki, unuanime akceptita de ĉiuj sekcioj, nun la brita, dana kaj sveda sekcioj deziras ŝanĝojn.

Siatempe en Maribor s-ino Anderson, s—roj Markarian, Dazzini kaj Sonnabend ŝrumpigis ege longan statuton al minimumo de 20 paragrafoj.

ILEI konsistas el preskaŭ 2000 membroj. La kerno de nia statuto estas la asembleo, la plej atakita parto. Sed dumil membroj signifas ĉiam minimume 70-80 delegitojn. Por alproksimiĝi al bonesta demokratio la porstatuta komisiono decidis tiucele.

Bedaŭrinde baldaŭ montriĝis, ke nur tre eta parto de delegitoj ĉeestis niajn konferencojn. En Budapeŝto dum nia ILEI-konferenco ĉeestis nur kelkaj bungaroj kaj unu bulgaro — kaj la partopreno de niaj socialismaj amikoj nur sumiĝis en preskaŭ nulo.

La ciferoj pasintece restis magraj. Ne pli ol 20 delegitoj inter 80 ĉeestantoj partoprenis; kaj ILEI bavas membrojn en pli ol 35 landoj.

Sub la impreso de neĉeesto de sufiĉe granda nombro en niaj asembleoj, la po- La ĉefa postulo estas modifi la asemblean kaj nur lasi la komitatan sistemon — kiel ekzemple en UEA. Ĉu vere estas la ĝusta vojo, kiam nur relative aktivaj membroj — kompreneble netaj delegitoj — gvidos la sorton de nia Ligo?

Aŭ sendi la kompletan fantoman ciferon de la koncerna sekcio pere de slipoj, kiujn alportas eble nur unu persono? Ĉu vere ILEI kapablos solvi siajn problemojn sen profunda diskutado sen ĉeesto de siaj delegitoj?

La estraro de ILEI sekvas la deziron de la unuopaj sekcioj kaj petas kiel eble plej baldaŭ informi ĝin pri ŝangdeziroj. Krom la jam menciitaj deziroj de la tri nomitaj sekcioj ĝis nun ne estas aliaj proponoj. Skribu al la redaktoro de IPR, s-ro G. Turin, pri via opinio.

Helmut Sonnabend, prezidanto de Ilei

29

— pàgina 5 del PDF —

pri kunlaboro uea-ilei

Teksto de la «Interkonsento pri kunlaboro inter Uea kaj Ilei».

l. Ambaŭ organizaĵoj konsentas pri la neceso de intensa kunlaboro inter ili por

esence progresigi Esperanton.

Tiucele ili plenumos la jenan agadon:

a) Konstantaj interrilatoj

– interkonsiliĝo en ĉiuj esencaj demandoj koncerne la instruadon de E speranto; – komuna klopodo por atingi Interŝtatan Konvencion por la instruado de Esperando en la lernejoj;

– komunaj agadoj ĉe UNESKO.

b) Partopreno de ILEI en Universal: | Kongresoj de Esperanto – komunaj estrarkunsidoj laŭ bezone;

– informado pri la laboro de ILEI en la komitatkunsidoj de UEA;

– ĝenerala publika kunveno pri temo kiu rilatas la instruadon de E speranto;

– disponigo de geinstruistoj por la Infan: 4 Kongresetoj laŭbezone c) Partopreno de UEA en ILEI—konferencoj

– oficiala reprezentiĝo;

– kunlaboro en laborgrupoj

to

traroj de ambaŭ organizaĵoj restos en regula kontakto kaj estos malfermaj al reciproka informado.

„ww

ILEI ne pagos la kutiman kotizon por asocio kunlaboranta kun UEA. sed pagos realajn administr: jn kostojn ĝis la ekvivalenta sumo. 4. Tiu ĉi interkonsento ne plu validos se unu el la organizaĵoj ne deziras daŭrigi

ĝin. En tiu kazo necesas trimonata averto

Principa deklaro de la prezidanto de Ilei, rektoro Helmut Sonnabend, post la interkonsento inter Uea kaj Ilei.

Per sia decido en la X-a Konferenco de ILEI en Sanmarino (1976.07.23-29a) la asembleo de ILEI aprobis la interkonsenton pri kunlaboro inter UEA kaj ILEI. Ĝi ĉefe tekstas, ke ambaŭ organizaĵoj konsentas pri la neceso de kunlaboro inter ili por progresigi Esperanton. Tiucele la du organizaĵoj interkonsilos pri esencaj demandoj koncerne la instruadon de Esperanto, klopodos atingi interŝtatan konvencion rilate la instruadon de Esperanto en la lernejoj, interkontaktos rilate agadojn ĉe UNESKO, instigos aranĝi kaj partopreni infankongresetojn.

Plue per komunaj prezentiĝoj dum kongresoj kaj ri mamma ILEI kaj UEA intencas publike informi kaj akcenti aktualajn temojn.

30

La interkonsento signifas, ke ILEI ne estas iaforme „laŭstatuta kunlaboranta fako de UEA. Temas pri interkonsento de du plene sendependaj organizaĵoj.

Post la unikaj eventoj de Hamburgo ĉesiĝis la epoko de Ivo Lapenna-impona personeco kies signifo por la evoluo de Esperanto ĉiam restos netuŝebla. «Liaj esceptaj kvalitoj de diplomato, organizanto kaj oratoro altigis UEA ĝis la rango de rekonata internacia organizo.» ?)

Abrupte ankaŭ finiĝis la tre intimaj rilatoj inter UEA kaj ILEI kies asociiĝo baziĝis sur la integra forto de Lapenna.

Tiu ĉi nuntempa UEA ne plu estas la sama organizaĵo kiel antaŭ Hamburgo. Ĉiu baza kaj esenca ŝanĝiĝo en iu evoluo ŝanĝos ankaŭ la pensmanieron kaj konceptojn.

La grava ŝanĝiĝo de Hamburgo instrue demonstris al mi, ke ILEI nun kaj estontece nepre devas eviti ĉion, kio povus dronigi ĝin en kirlakvo de eventoj, kies ekiron ĝi ne kaŭzis.

La interkonsento kun UEA estas utila sed ne grava. Mi nur tie klopodos pri kunlaboro, kie mi por ILEI kalkulas utilon. Tial mi opinias, ke la interkonsento pri kunlaboro inter UEA kaj ILEI povos esti tiel longe valida ĝis priviĝos la kontraŭo. Tio validas por ĉiuj similaj interkonsentoj kun aliaj organizoj -kaj jam estas kelkaj.

Do, per la interkonsento mi ne intencas levi la prestiĝon de UEA, kaj ankaŭ ne de ILEI. Ni lernis uzi niajn proprajn fortojn! Niaj rilatoj estas nete pragmataj.

Kiam kelkaj sekcioj de ILEI forte maltrankviliĝis, timante, ke la estraro de !LEI entute intencis neglekti la sanktan gralon, ni jam estis detale analizintaj la posthamburgajn eventojn kaj decidis pri novaj vojoj de kunlaboro strikte priatente nian memstarecon kaj suverenecon.

Tute superflue niaj socialismaj sekcioj provis premi nin ĉu ĉantaĝe aŭ ultimate, postulante la senprokrastan revenon al UEA. Ili ne hezitis malhelpi nian vicprezidanton el Hungario viziti niajn estrarkunsidojn aŭ konferencojn kaj eĉ minacis, bloke eksiĝi el ILEI.

Nun, post la interkonsento nia vicprezidanto ĉeestis en Sanmarino. Kio vere gravos, estas baldaŭaj konkretaj rezultoj inter ILEI kaj UEA. Spekulacioj pri sukcesplena pacigo de iu estas subnivelaj.

1) Prezentiĝo kompreneble ne povas signifi, ke ILEI ĉiam sekvu la spurojn de kongresaj lokoj de UEA. Prefere la du organizaĵoj decidu pri komunaj lokoj, por ne embarasi membrojn, kiuj deziras partopreni en ambaŭ aranĝoj.

2) D.G. Waringhien

31

— pàgina 6 del PDF —

kio estas la scienco «pedagogio»

De prof. Romeo Pagliarani, docento pri filozofio kaj pedagogio en scienca liceo en Ĉezeno, Italujo.

Kio signifas instrui. Ĉiuj personoj kiuj instruas ion, devas koni almenaŭ la fundamentajn problemojn kiuj rilatas al la instruado, nome pedagogiajn problemojn.

Pedagogio estas kaj scienco, kaj arto: estas scienco, ĉar baziĝas sur sciencaj analizoj faritaj de sociologio, psikologio, antropologio, ekonomio, politiko. Estas arto, ĉar samtempe ĝi baziĝas sur interpersona rilato, kiu estas tute fondita

sur la kapablo, de tiu kiu ludas la rolon de instruisto. psikologie mtuicii kaj kompre-

ni la individuan personecon de la lernanto. Se la instruisto ne estas «artisto», ne sukcesas eduki iu ajn personon, sed povas nur transdoni iun kvanton da nocioj, kiuj ne starigas la veran kulturon de la persono, tiu estas la kapablon memstare konduti sin, koni sin mem, kaj trafe interrilati kun la tuto en kiu la persono troviĝas: la socia, homa, politika, religia medio.

Pedagogio, do, baziĝas sur ĝenerala konceptado de la tuta vivo, kaj do fariĝas pedagogia filozofio, ĉar nepre postulas mondkoncepton. Se ni faras nuran «puran» didaktikon, ni tutcerte eraras, eĉ pli, ni ne faras ion pedagogie, sed babilas pri teĥnikaj iloj de la metodo, senanime; estus kiel paroli pri la mano sen enkadrigi ĝin sur la fono de la tuta homa korpo!

Kion instruas al ni la moderna pedagogio.

Kiam, en la jaro 1968-a, la studentoj, kontestadante la tutan instruistaron, petis nur novajn programojn, ili celis ja enhavojn, sed antaŭ ĉio novajn metodojn, sume alternativan lernejon.

Sed la studenta kontestado ne estas tute nova afero en la historio de la lernejaj institucioj. Jam Rwsseau, en la dekoka jarcento, skribis la tre famekonatan verkon «Emilio», en kiu li prezentis alternativan edukmanieron al la tuta mondo. De tiam, pluraj pedagogoj kajpedagogiistoj, en la tuta mondo konstruis science novajn sistemojn pri la edukado de la homaro, validaj por ĉiuj homoj, ĝenerale. Dewey, Ferriere, Claparede, Cousinet, Freinet, Makarenko, Montessori, Agazzi, Piaget, Bruner, jam fariĝis elstaraj en la tuta mondo. Sed, bedaŭrinde, ni devas diri ke en niaj lernejoj ili ne estas sufiĉe konataj fare de la instruistaro, do ili ne estas instruataj al la lernantaro, eĉ pli ne estas sekvataj kiel ili meritus.

Kion ili instruas al ni ĉiuj?

Ili indikas, konkrete kaj alloge, ek de la fino de la pasinta jarcento, kiamaniere ni povas eduki trafe niajn gelernantojn, ĉe iu ajn latitudo de la mondo. La modelo kiun niaj elstaraj pedagogiistoj prezentas al ni, konsistas el tiuj ĉi funda-

32

mentaj trajtoj: 1. la lernado estas nepre akirebla pere de rekta esplorado; 2. la infano estas antaŭ ĉio sensperceptado, faremo, kaj nur je la dekunu-dekdu jaroj de lia vivo, li kapablas abstrakti, ĉiam elstartante el konkreta situacio, kompreneble: tio estas, kapablas koncepti logike ion preter la materia, sensa mondo; 3.

la lernanto devas ĉiam elstarti el tute konkreta situacio, de li mem spertita; li bezonas reprezenti al si mem tiun situacion, pere de desegnaĵo, de bildo, de skizo, designo; 4. nur deirante de tiuj du konkretaj starpunktoj, ni povas konduki la lernanton al la esprimmaniero, al konstruado de bona, tio estas logike konstruita parolado; 5. fine: la instruisto ne estas plu la absoluta posedanto de la kulturo, kaj kune, por helpi la lernantojn en la esplorado kaj konkero de la realo, tiel, li devas starigi laborgrupojn, kaj kunordigi ilin, por kompari ĉiam lian labormanieron kaj iliajn atingojn. Sume: ne plu ekzistas la instruisto lokita opozicie al la lernanto, sed ekzistas personoj kiuj kune laboras kaj pridiskutas por atingi iun celon, sin demandante pri la enhavo kaj pri la metodologio.

Nur sur tiu ĉi bazo ni povas komenci modeste kompreni kio signifas instrui kaj eduki (oni ne povas vere eduki sen instrui ion). Ni devas ĉiam fari memkritikon, por esti sufiĉe dignaj instruistoj, nepre kiam ni devas instrui Esperanton, kiu estas antaŭ ĉio idealo, novmaniero por eduki la homojn al universala penskapableco.

Ni devas rekte koni la spertojn de la instruistoj de la tuta mondo, pridiskuti kun ili, ĉiam rilatante niajn vidpunktojn al pastujoj de moderna pedagogio, pri kiu ni skeme parolis supre.

Pri ĉiuj punktoj ni devas prinpensi ĉiam. Pli pripensi ol babili. Pli fari ol paroli, por eduki.

Ni revenos al tiu problemo en alia okazo.

internacia somera universitato 1977

Kadre de la Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Rejkjaviko (Islando) inter la 30-a de julio kaj la 6-a de aŭgusto 1977, estas programita la Internacia Somera Universitato.

Universitataj profesoroj kaj kvalifikitaj personoj estas invitataj proponi sin por prelegi. Ili sendu resumon de la proponata prelego, foton, biografion kun siaj titoloj kaj oficoj al la adreso de la komisiono pri I.S.U.: 2 bd. de douai, F-59100 Roubaix antaŭ la 15-a de januaro 1977.

33

— pàgina 7 del PDF —

projekto pri instruado

de la internacia lingvo en elementa kaj mezgrada lernejoj. De serĝo Mariani, didaktika direktoro ĉe la elementa lernejo «Oltresavjo» en Ĉezeno.

Oni povas difini «eduka» ĉiun programon, kiu, pere de lerno-procedo, celas la plenkreskadon kaj maturiĝon de persono en socia kaj individua sfero. Mi ne proponas al vi, per la jena referaĵo, demonstradon ke la instruo de Esperanto tre valoras por helpi personan maturiĝon: sufiĉas, ke mi citu ideon pri universala fratiĝo, bezonon de interpopola komunikilo, kaj — kio estas pli proksima al nia temo — formiĝon de mensaj logikaj strukturoj, kiujn simpleco kaj reguleco de la esperanta lingvo-strukturo ebligas kaj stimulas. Pretigi proponon signifas estigi organizitan agadon, aranĝi taŭgajn ilojn kaj precizigi celojn.

Koncerne nian referaĵon, la celo estas la ekkonigo de Esperanto; la agadon oni devas organizi laŭ precizigitaj manieroj t.e. devas ĝin akordigi kun metodologio taŭga. Metodologio des pli valoras, ju pli: 1) ĝi prizorgas pri la objekto de la agado (Esperanto); 2) ĝi konformiĝos al la subjekto (la lernanto de la deviga lernejo); 3) ĝi povos utiligi ilojn kaj rimedojn kiujn teĥniko metas je dispono;

Esperanto estas lingvo, homa interkomunikilo; do gin konsistigas du nevideblaj aspektoj: la signifoplena aspekto, kiun konsistigas la individua sperto de la parolanto, ĉu objektiva, ĉu subjektiva, kaj la signifodona aspekto, kiun konsistigas la tuta konvencia regularo, fonetisma, grafisma, struktura, pere de kiu individua objektiva kaj subjetiva sperto manifestiĝas kaj sekve komunikiĝas. Lingva agado disvolviĝas en du direktojn:

1) aŭskulti kaj legi, kio estas interpreti la signifodonan aspekton de la lingvo por ricevi plenan komprenon;

2) paroli kaj skribi, kio estas komprenigi la signifon pere de la signifodona lingva aspekto.

Pluan rimarkon meritas laelemento kiun ni nomis «lingvostrukturo». Lingvo estas homkarakteriza produktado: homa menso funkcias per strukturoj, kiuj sekve estas la fundamento de la lingvo-komunikado; rezultas ke lingvo estas arĥitektura konstruo per bazaj elementoj, kiuj interrilatas funkcie. Strukturo estas organiza ideo, konstruiva kaj produktiva, kiu stimulas ĉiam novajn komprenpovojn. Kelkajn konsekvencojn de instrumetodo bazita sur strukturismo indikas al ni Bruner:

– pli da intereso (ĉar la instruagado ja baziĝas sur la strukturaj tendencoj de la perceptado kaj pensado);

– pli facila enmemorigo (nocio enŝoviĝas en la strukturon kaj lokiĝas en reto de interrilatoj);

– ebleco transpasi de iu konon al alia analoga (transfer), sekve de la fakto ke am-

34

baŭ baziĝas sur la sama strukturo (oni difinas regularon kiel operaciigajn modelojn

de nia konagado).

Por praktiki validan metodologion, krom la enhavo de la agado, necesas ankaŭ la kono de la subjekto de la agado mem, t.e. la knabo. Ĉi-rilate, oni devas konsideri la jenajn punktojn:

– ĉiama ĉeesto de motivoj, kiuj stimulas kaj subtenas intereson;

– neceso fari kaj agi (knabo havas konkretan logikon; abstraktecopovon, t.e. nuran mensan aktivecon, la knabo akiras dum pli malfrua stadio de sia evolua kreskado);

– nepreco de sensaj stimuloj, precipe vidaj kaj aŭdaj.

La malmutaj konsideroj pri la lingvaj faktoj kaj la psikologio de la infano kondukas al la jenaj konkludoj pri kelkaj esencaj metodologiaj elementoj:

– alteniĝo al konkreta sperto de la parolanto (aŭ skribanto); utiligo samtempa de variaj esprimoj, t.e. desegno, mimiko, lingvo, muziko, k.t.p.;

– konstruo de la lingva mesaĝo.

La laŭcela agado (lernado de Esperanto), direktita laŭ precizigita metodologio,

kiu postulas ke Esperanto estas lingvo kaj ke la infano havas proprajn lernmanierojn,

dividiĝas en du partojn, kiuj strikte kaj daŭre interrilatas:

– konstruo de la lingvo mesaĝo: bazaj elementoj: grafismo, fonetiko, terminaro; projekto: funkciiva strukturo;

– utiligo de la lingva mesaĝo: buŝa:konversacio, aŭskultado, teatro-ludado… ; skriba : legado, korespondado, rilatoj…

La agado, kiun ekestigas la tuta eduka programo, disvolviĝas laŭ apartaj miniprogramoj samtempe diferencaj kaj interrilataj (rimarku, ke ni preferas la terminon «miniprogramo» al «leciono»). Malgraŭ iliaj distingiĝaj trajtoj, kiuj havas proprajn bazajn ecojn:

1) Motivoj kaj interesoj:

– ju. pli la knabo estas malgrandaĝa, des plila motivoj de la lernobjekto devas esti nerektaj;

– la lernadon de Esperanto, samkiel tiun de ĉiuj lernobjektoj, oni ne povas motivigi per idealaj kaj kulturaj kialoj, sed oni devas utiligi ludadon, teatro-ludadon, korespondadon, t.e. faradon, konceptita kiel okazo de valorigo kaj pliriĉiĝo de la personeco.

2) Pragmata aspekto:

– enŝovigo de la lernanto en konkretan sperton (media esploro, ludado, teatro-ludado, konversacio, korespondado, aŭskultado, pretigo de afiŝoj, desegnoj, k.t.p.;

– utiligo samtempa de esprimpovaj rimedoj (t.e. la lingva mesaĝo, kunigita kun la mimika kaj grafika mesaĝo;

– utiligo de sensaj stimuloj, vidaj kaj aŭdaj;

– utiligo de didaktikaj helprimedoj, ankaŭ aŭdvidaj;

– plie da grupagado ol individua agado.

3) Logika aspekto:

– pripensado pri la lingvo kaj la konkreta mesaĝo;

35

— pàgina 8 del PDF —

– esplorado kaj observado pri la gramatikaj signoj kaj reguloj, kaj la funkcia struk-

turo de la mesaĝo.

Revenante al la antaŭdiritaj rimarkoj pri la du interrilataj partoj de la instrua kaj lerniga agado, la pragmata aspekto estas la utiligo buŝa kaj skriba de la lingvomesaĝo, la logika aspekto estas la konstruado de la sama mesaĝo pere de la kunmeto de la bazaj elementoj (skribmaniero, fonetiko, terminaro, gramatikaj reguloj) kaj ties uzado funkcia en la sciiga konstruo.

Moderna metodologia studado ne povas ne interesiĝi pri la utiligo de la didaktikaj helprimedoj, de la plej simplaj kaj tradiciaj (libroj, slipoj, afiŝoj, nigraj tabuloj) ĝis la plej modernaj kaj rafinitaj aŭdvidiloj, magnetaj kaj lumaj tabuloj ĝis lingvaj laboratorioj kaj lernmaŝinoj). Kelkaj mallongaj rimarkoj:

a) la didaktikaj helpiloj devas esti valorigitaj; la lernejan agadon oni ne povas plu fondi nure sur tradiciaj momentoj: buŝa leciono, ekzercado, pridemandoj; vera lernproceso (pli bone diri memlernado) fondiĝas sur konkreta sperto de la lernanto, sur situacioj kiel eble plej realaj kaj konkretaj, sur sensaj stimuloj, kiujn nur aŭdvidaj komunikiloj povas doni;

b) la helpilojn oni devas aliflanke demitigi: la plej grandaj danĝeroj estas plagiato kaj pasiveco (ĉi-rilate sperto pri «mass media» estas signifa); alia danĝero konsistas el meĥanikeco kaj teĥnikeco troegaj je perdo de kreiveco;

c) solvo de malfacila problemo de taŭga kompromiso inter valorigo kaj demitigo de la didaktikaj helpiloj, povus esti interesigi la lernantojn pri la konstruado kaj pretigo de la helpiloj mem; kaj, kiam tio ne estas ebla, kaŭze de teĥnologiaj procedoj, konigi al la lernantoj ilian funkciadon, eĉ tre supraĵe.

Rilate la enhavon specifan de lerneja agado celanta la lernigo de Esperanto, povus esti utile indiki skeme tri fazojn:

a) inicado al skribado kaj elparolado:

– farante komparon kun la itala alfabeto, precizigi la diverssonajn literojn, kaj la funkcion de la supersigno (supersignitaj literoj) ;fonetikan kaj grafikan aspekton oni rimarkas samtempe kun la vortoj klarigitaj de la desegnaĵo kaj precizigitaj de surbendigoj;

– evidentigi la akcenton sur la antaŭlasta vokalo;

– ekzerci la lernantojn al legado (ĉiam helpe de desegnaĵoj kaj surbendigiloj per kiuj oni povas registri kaj poste reaŭskulti);

b) minimuma frazo:

– ekrimarki en la lingva mesaĝo la signifajn erojn (diritaĵojn) kaj en ili la «minimuman paron»havanta esencan signifon) kaj la pligrandigon (espansioj), kiuj precizigas kaj pliriĉigas la signifon;

– analizi la minimuman paron: oni rimarkas la noman parton (artikolo, nomo, subjekto);

– la verban parton : verbo (verba kaj noma predikato);

– analizi la grafisman respondadon (gramatikaj finaĵoj) kun la gramatika funkcio la vortoj (nomo, adjektivo, adverbo, singularo, pluralo, verbaj tempoj, k.t.p.).

36

La metodo devas ĉiam kuŝi sur la komparo de minimumaj frazoj, kunligitaj kun konkretaj spertoj; c) pliriĉigo de la minimuma frazo pere de aldono de ekspansioj laŭ gradigita programo kiu ebligas ĉiam pli riĉajn spertojn; progresado povas esti: – ekspansioj: dependaj (artikoloj, adjektivoj), sendependaj (adverboj) rektaj (rekta komplemento), nerektaj (nerekta komplemento kunigita per prepozicio); – kunordigitaj kaj subordigitaj prepozicioj.

La pliriĉiĝon de la minimuma frazo oni devas konstrui almenaŭ en la komenco, laŭgrade, per logikaj kunligoj de la lingva mesaĝo kun ties rilata grafika esprimmaniero. Komence de baza bildo, oni aldonu aliajn elementojn por plisignifigi la desegnaĵon kaj samtempe pliriĉigi la lingvan mesaĝon pere de ekspansioj, kiuj enŝovas sin en la kunteksto de la parolado kun preciza signifa funkcio.

Dum la instruprocedo, oni alfrontu la problemon de la vortfarado pere de la afiksoj, utiligante ĉiam grafikan skizon. Je kompletigo kaj klarigo de la eduka programo, ni prezentas ĉialdonite kelkajn didaktikajn skemojn kaj citaĵon de leĝaj aranĝoj, kiuj ebligas la enkondukon de Esperanto en la devigajn lernejojn.

Serĝo Mariani

-. Ĉu ABONIĜ) ? JEN AKTUALA DEMANDO

konsilataj abonoj.

Kontakto — revuo de TEJO kvaronjara, belaspekta, unikspeca revuo en Esperanto. Jarabono: 15 gld. pagebla ĉe la landaj perantoj de Uea

IPR — organo de ILEI kvarmonata, sciencnivela. Abonebla ĉe la sekciestroj de ILEI (vidu la liston en la lasta kovrilpaĝo).

37

— pàgina 9 del PDF —

gvidado de la junularo

anglalingve verkita de William A. Getbing por la Universal World Harmony Movement kaj de li esperantigita. kun permeso de U.W.H.M.

Plimulto de la civilizitaj homoj senhezite asertus «edukado estas io bona» kaj «harmonio estas dezirinda»

kaj ĉar ambaŭ asertoj estas akceptindaj ili devus esti firme kunligitaj kaj kun universala subteno esti alcelataj ĝis la lima ebleco. Tamen edukado, laŭ teĥ Nnikaapreco, povas konduki al la invento de mortigaj bataliloj kaj harmonio povas tiom preme kaj profunde esti postulata interne de specifaj homgrupoj (ekzemple iuj el la rigide religiaj sektoj) ke ili apartigas sin de aliaj sektoj kaj najbaroj. Do ni devas modifi ambaŭ asertojn kaj diri «edukado

de akceptebla tipo…..» kaj «harmonio, kiu estas universala kaj ne limigita inter homgrupoj en tia maniero

Ni konsideru unue edukadon – kaj tuj ni devas agnoski la fakton, ke edukado

komenciĝas je naskiĝo kaj daŭras tra la tuta vivo. La signifo de tio estas, ke relative mallonga estas la periodo dum kit la individuo ricevas sian edukadon en lernejo aŭ universitato. Tamen granda parto de tiu limigita periodo estas dediĉita al remburado de la cerbo per grandega amaso de faktoj akceptataj kiel necesaj

al la moderna junulo.

Rilate al edukado provizita de la Ŝtato, oni zorge aranĝas ke tiu estu taŭga…kaj la kosto estas grandioza.

Efektive en la pli multaj landoj edukado estas la plej grava Ŝtatentrepreno, kaj Britujo provizas bonan ekzemplon. En Britujo la ŝtato elsprezas pli da mono por edukado ol por militaj defendceloj aŭ publikaj sanrimedoj. Oni kalkulas, ke unu kvinono de la homoj (en Britujo) okupiĝas pri edukado, aŭ en ĝia provizo aŭ ĝia ricevo.

Sed multe pli profunda speco de edukado estas ricevita de la infano antaŭ ol li aŭ ŝi «iras al la lernejo». La novnaskitan infanon la patrino devas nutri, flegi kaj prizorgi, kaj senĉese ŝi instigas la infanon al la esprimado de ties reakcioj.

Laŭvice aliaj membroj de la familio estas vokitaj por partopreni en la tasko kaj baldaŭ la infano sentas ke li aŭ ŝi vivas en etoso kiu alportas trankvilecon kaj plezuron, tamen daŭre vokas por la aventuro de la lernado de novaj faktoj kaj la rekono de novaj vizaĝoj kaj”oĉoj. Jen la vera komenco de edukado, kio preparas la infanon por fronti al la infanlerneja societo de similaj infanoj, ĉiuj malkovrante novajn talentojn kaj kapablojn, kaj ĉiuj stimularaj de la kvalifikita kaj simpatia instruisto, sed kutime en unu ĝis du jaroj post la naskiĝo plimulto de la infanoj jam estus akironta kapablon paroli kaj kompreni la paroladon de kunuloj.

Kaj jen la krizpunkto kie ekaperas diferencoj. La infano unue lispos kaj babi-

lados en la lingvo de la gepatroj. Negrave kiom limigita la vortprovizo en la fruaj Jaroj, la infano malrapide akiros pli kaj pli da vortoj farita inventaĵo, iam en la pasinteco kreita de unu e

38

„ kaj ĉiu tia vorto estos artel la praavoj de la infano kaj

ke formiĝos malgrandaj harmonigrupoj de kontraŭuloj».

akceptita de la socia grupo, tribo aŭ nacio al kiu li apartenas. Ĉi tiuj vortoj kaj kunligos la grupanoj aŭ nacianojn kaj samtempe apartigos ilin de la «fremdaj najbaroj». | Nature en la nuntempo la bariloj de lingvouzo estas transireblaj de kleruloj ĝis certa limo, sed por la amaso de homoj, kaj precipe gejunuloj, la sento de aparteco estas profunda. La kontrasto estas pliprofundigita de instinkta komparo inter la sekureco kaj komforto de la hejmo, kun ĝia amplena etoso kaj la nekomprenebla strangeco de iu ajn «fremda» socio. , as

Kaj jen la etapo je kiu ni komencas konstati la preskaŭ nean ma aci laĵon kiun ni devas venki, aŭ almenaŭ modifi antaŭ ol eĉ pensi pri mondharmoĉ restas espero? Kompreneble restas espero: Sed ankaŭ estas BECESI mEpra firmeco…. Kvankam la nacioj de la mondo sin organizis en la proprajn ERUZASIO jn (inkluzive de la propraj defendsistemoj), la esenca kooperado implicita en eni lizacio povas esti – kaj ja estas – utiligita por pli ampleksaj celoj ol nura defendado. La komuna defendado ne nepre inkluzivas komunan saĝecon; sed la strebado al mondkunlaboro povas sukcesi rezulte de ampleksa edukado, edukado ne nur ampleksa sed ankaŭ longdaŭra. Ilu ajn muzikisto klarigos al vi, ke se kordinstrumento estas iel neglektata la kordoj malstreĉiĝos. Necesas do ofta observado. |

Simile, kiam temas pri la edukado de gejunuloj ili devas esti observataj, kuraĝigitaj, inspiritaj kaj instruitaj laŭ la kapabloj de tiuj gr jumilooj: ĈI tiu traktadmaniero estas la nuntempa idealo en evoluintaj landoj, kvankam Ĉiu tia lando kompreneble konstruas la propran sistemon. La efektivigo de tia sistemo estas afero sub la direktado de la centra kaj loka registraroj, helpataj kaj konsilataj de oficialuloj, esplor-organizaĵoj, komitatoj kaj (fine sed ne la malplej gravaj) lernejestroj i Ri kuu Belyo de tiom da gvidlinioj, aranĝitaj por konformi al lokaj eirkonscincoj, evidentiĝas ke ĝenerale simila serio da bazaj temoj devas esti pritraktita = por ebligi la agnoskon de normoj en ĉiuj landoj, kondukanta al kvalifiko am e ekzamenoj, precipe en la plej altaj etapoj de edukado (universitatoj, velino! N olegioj kaj artkolegioj). Sekvas nature, ke skemoj pri edukado estas planitaj un celo akiri ĉi tian kvalifikon,kvankam oni rekonas, ke nur malgranda proporcio de studentoj fakte akiros ĉi tiun finan ateston de kvalifiko. :

La akiro de ĉi tiu atesto pere de ekzameno estas ja praktika sed ankaŭ vere limiga. Feliĉe edukado estas io multe pli ampleksa ol nura preparado por = menoj. Efektive la vera celo de edukado estas taŭgigi junulojn, adoleskojn kaj plenaĝulojn por fronti al la vivo en ĉiuj aspektoj —fizikaj, mensaj kaj RAIA ‘

La signifo de tio estas, ke instruisto ne povas esti respeco peras. ri tasko estas konduki grupojn de gejunuloj de klaso al klaso post injekcio al ĉiu klasano de dozo de «edukado» taŭga por specifa aĝgrupo. Ne! Ju pli kvalifikita estas la imstruisto des pli li (aŭ ŝi) kapablas kompreni kaj taŭge helpi ĉiun individuon Nu «Eulfezuloj malsamas, tamen en iu ajn lando ili ĝuas la saman fonon kaj tial

39

— pàgina 10 del PDF —

renkontas similajn spertojn kaj problemojn.

La pilgrimo en Pilgrim’s Progress de J. Bunjan ĉiam portis sur la ŝultroj pezan ruksakon, kaj tio simbolis la kulturon de li akiritan dum la vivodaŭro. Do dum la kresko de la junulo li aŭ ŝi abstraktas de la ĉirkaŭa societo la bazan esencon de

kaj loka kaj nacia kulturo; kaj ĉi tiu ĝemelkulturo profunde influas lian aŭ Ŝian vi-

vOn.

Ankoraŭfoje la sagaca instruisto konas ĉi tiun influon kaj strebas, per lerta tuŝo kaj delikata sugesto ĉi tie kaj tie, konservi por la lernanto ekvilibran vojon.

Unu elstara problemo kiu frontas al ĉiu individuo estas la problemo kiel certigi la samrapidan paralelan kreskon de la du oponantaj homaj tendencoj, nome kooperado kaj konkurado. Ĉar konkurado plej kredeble kaŭzos malakordon inter infanoj, plenaĝuloj, grupoj, triboj kaj eĉ nacioj, kutime okazas intelektaj erupcioj en la fono por malpliigi la sumon kaj modifi la efikojn de la konkurado.

Tamen ni plej ofte tendencas kuraĝigi en la infano lokan lojalecon kaj nacian patriotismon, kaj rilate al la dua, niaj naciaj lingvoj ludas gravan rolon kaj tial estas ĵaluze prizorgataj.

Aliflanke nia familia vivo, nia laboro en la lernejaj klasoj kaj niaj kuniĝemaj instinktoj inklinas nin agnoski, ke kunlaborado estas kaj plezurdona kaj profirdona.

Laŭ onidiro la vivo progresas ondritme, kaj ni devas rekoni la ekvilibrigan sperton intern kunlaboro kaj konkurado en la ĉiutaga vivo. Ni devas ankaŭ diskuti la spertojn kun niaj amikoj kaj konatuloj.

Se ni akceptus tiun agadmanieron la rondoj de niaj amikoj kaj konatuloj kreskus kaj kreskos, kaj tute nature ni akceptus la idealojn de la Universala Mondharmonia Movado kaj ni partoprenus en ĝia tutmonda alvoko al pozitiva pensado.

konsilataj libroj vidu ankaŭ paĝo 47.a

Gerard de Nerval — la ĥimeroj — tradukis Gaston Waringhien — kun kontraŭpaĝa franca originalo —

En ĉi tiu nova volumo de la prestiĝa eldonserio ‘la plejado” la pura tradukteĥniko de Waringhien prezentas al ni «la unuajn aperojn de la subkonscio en la franca poezio». Ascoli Piceno, 1976. 80 paĝoj, 21 cm., kartone bindita. 3500 it. liroj

Louise Labe – La dudekkvar sonetoj — tradukis Wilhelm Theodore Qeste— kun kontraŭpaĝa franca originalo

Unua volumo de la eldonserio ”la plejado” kiu testimonias la senkompromisan

evoluon de la verkosperto de Oeste. Ascoli Piceno, 1975. 80 paĝoj, 21 cm., kartone bindita. 3500 it.liroj

Kalman Kalocsay — El «streĉita kordo — elekto de Vilmos Benczik —

Elĉerpa represo de poemoj el la ĉefverka kolekto de la Poeto. Budapesto, 1976. 24 paĝoj, 18 cm., broŝurita. 1000 it liroj

40

La vivaj lingvoj

«Les langues vivantes» de Denis Girard. Eldonisto: Larousse, en Kolekto «Enseignement et Pĉdagogie» (instruado kaj pedagogio).

Jen libro kiu arigas multajn faktojn pri lingvo-instruado. Ĉi unue detalas = donitaĵojn de la problemo: kio estas paroli, akiri, lerni, instrui Uj penar En dua parto, la aŭtoro studas la kontribuaĵojn de la lingvistiko, de la psi ologio, de la moderna teĥniko; el tio rezultas la modernaj metodoj pri lingvo-instruafa. La tria parto traktas perspektivojn: metodikan renovigon, fruaĝan instruadon ĉi vivantaj lingvoj, progresojn en la taksado, klerigadon de la IBSENISCOJ: I

Fakte ĝi estas tre utila libro, ĉefe por la ordinaraj instruistoj, ne == stoj, kiuj provas instrui Esperanton. Ni dankas la eldonistojn kiuj aji » traduki kaj aperigi kelkajn paĝojn kiuj temas pri la frua instruado de frem gi p voj kaj raportas pri tri internaciaj kolokvoj. Du el ili pkazis en pompe a = sub la duobla patronado de Unesko kaj Eŭropa Konsilantaro; unu el ĝiaj on l doj estis jena: /wy1, la akirado de fremda lingvo devus esti parto de i Ku instrua do de la infano, same kiel la legad- kaj la skribado- kapabloj. La tria okazis en Uppsala en februaro 1972 kaj jen kion skribas kubditaj Girard pri ĝi. eme

La raporto de la Uppsala-kolokvo entenas ĉefe la kompletan esen e o para raporto de //.H. Stern kiu estis entuziasme akceptita kaj larĝe aprobita : “n la tritagaj debatoj, kaj kiu havigas al ni informojn multvalorajn pri la nuna situa

1 ] in helpi por imagi la estontecon. = = ma esr de pinlo en Usono, Kanado, Britujo kaj en ok aliaj doj, la aŭtoro konkludas, ke la instruado de lingvoj en elementaj lernejoj o E nun akceptita kaj establita, sed ĝi ankoraŭ ne fariĝis tutmonda; ĝi neestas ĉie ) agnoskita kiel estanta parto de ĉiu programo pri klerigado, kiel tio estis sugesti l en la raporto de la unua bamburga kolokvo. Se oni konsideras la spertojn . gitajn, nun estas eble respondi senpasie al tri fundamentaj demandoj kiujn oni ta is al si ante k jaroj: m karta insds a fremdaj lingvoj riskas kaŭzi negativan efikon sur la tuto isvolviĝado? B p Terakcar kondukas al konvenaj progresoj en la uzokapablo de la fremda : . . D Ĉu rezultigas regadon nete superan al tiu kiun oni atingas komencinte pli ? Ta mespeudo al la unua demando estas klare nea, se oni konsideras an taksadon kies unuaj rezultoj tiurilate estas konfirmitaj die aliaj studoj. Pri suma temo, oni povas mencii la konkudojn de Lewis Balkan fine de siaj studoj pri la

41

— pàgina 11 del PDF —

efektoj de la dulingvismo franca-angla sur la intelektaj kapabloj. Sukcesinte evidentigi superajn intelektajn kapablojn favore al infanoj dulingvaj kompare al infanoj unulingvaj posedaniuj la saman nivelon de ĝenerala inteligenteco, la aŭtoro deduktas, ke sajnas sage konsideri ebla la enkondukon de dua lingvo jam de la bublernejo kaj gian lernadon dum la tuta unuagrada instruado.

Al la dua demando, /71.11. Stern respondas, ke estas evidente, laŭ la spertoj de la profesoroj en multaj lokoj de la mondo, ke lingvoj povas esti efike lernataj kaj instruataj en la kadro de la elementa lernejo

La respondo al la tria demando devas esti pli nuanca, ĉar oni ankoraŭ ne disponas pri sufiĉe da komparigaj elementoj. Ŝajnas ke la diferencoj ne estas okulfrapaj sed, ke la rezultoj observitaj estas favoraj al la infanoj kiuj profitas de frua inicado, ĉefe sur la kampo de la parola lingvo-kapablo. La metodika renovigo aplikota al tiu nivelo, per pli granda loko dediĉota al lakreivo, kaj — xun pli altgrada individuigo, devus konfirmi tiun tendencon.

La plej interesa parto de la raporto de ////Stern estas sendube tiu en kiu li montras kiel, laŭ la plej freŝdataj esploroj pri psikolingvistiko kaj sociolingvistiko, ŝajnas prave arigi en ĝenerala teorio, rilate al la tipe homa kapablo alproprigi diversajn kodojn, la fenomenojn pri akirado de lingvo, de natura dulingvismo, de lernado de diversaj nuancoj kaj sociaj kodoj interne de sama lingvo kaj de lernado de fremdaj lingvoj aŭ de duaj lingvoj.

Se oni seniluziiĝas pri la rezultatoj ĝis nun atingitaj en la frua instruado de vivantaj lingvoj, tio venas verŝajne de la fakto ke oni sin montris tro postulemaj, same kiel oni sin iluziis pri la pli granda efikeco de kelkaj modernaj metodoj. La plimalaltiĝo de la aĝo de la eklernado kaj la altiĝo de la tuta daŭro de tiu lernado estis, kaj certe ankoraŭ restas, pozitivaj faktoroj. Sed oni eble forgesis, ke ekzistas multaj aliaj faktoroj prikalkulendaj sed ofte neglektitaj, ekzemple la klerigado de la instruitoj, vera kunordigo inter la diversaj niveloj kaj bona adapto de la metodologio.

Malgraŭ la kompreneblaj retenoj de la administracioj kiuj hezitas investi gravajn sumojn por agadoj kies efikeco restas momente limigita, ne eblas al ni imagi, ke tiu subita flamfajro de la frua instruado de vivantaj lingvoj povus estingiĝi. La eduka valoro de tiu instruado estas tro granda en la nuna mondo por ke oni rifuzu al ĝi lokon, cĉ modestan, je la unuaj etapoj de la lernotempo. Ni deziru, ke esploroj pli fundaj, en forta ligo kun psikolingvistikaj kaj sociolingvistikaj studoj pri dulingvismo, precize difinu la instrutipon planindan.

Tiuj opinioj de specialistoj pravigas la klopodojn de ILEI enkonduki Esperanton en elementajn lernejojn. Do, ni kuraĝu sur nia vojo, ni zorge plenumu niajn

eksperimentajn-taskojn kaj ni povos prezenti firmajn konkludojn favorajn al niaj celoj.

Frederic Le Magadure

42

la eraroj …..de la aliaj

«… ĉiu montru al mi la erarojn, kiujn li trovis €n ĝi…» Zamenhof (O.V., paĝo

24a)

Konsili lernantojn, kritiki iliajn erarojn, cstas facile. Multe pli tikla afero estas atentigi malnovajn esperantistojn pri iliaj probablaj aŭ certaj eraroj. lamen ĉiu scias, ke eĉ la plej lertaj povas erari. Ekz: eĉen la Plena Ilustrita Vortaro malgraŭ plurfoja relegado far kompetentuloj, restas eraroj. — AJ

Se neniu kuraĝas atentigi vin, min, nin, pri gramatikaj eraroj aŭ ĉefe pri uu «ismoj» (hungarismoj, francismoj, ktp.) kiel eviti ilin estontece: Kaj kiel progresi? Kaj kiel eviti dialektiĝon de la lingvo? |

Estas ja konate, ke :« Kritiki estas facile, fari malfacile», «Nur tiu ne eraras, kiu nenion faras», «En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia trabon ne vidas».

Pro tio, jen mia vidpunkto: | UJ 1) Koncerne min, mi ege dankas al tiu, kiu atentigas min pri miaj €TATOJ. | 2) Koncerne la aliajn, mi opinias, ke mia devo estas atentigi ilin pri kio ŝokas min (kio tute ne signifas, ke mi estas absolute certa, ĉu mi pravas aŭ ne.)

Kara leganto, se vi samopinias kiel mi, kaj nur se vi estas certa, ke vi ne ofen-

diĝos, diru ĉu vi konsentas pri miaj rimarkoj.

Mia celo estas fari konstruivan kritikon, rilate la lingvon en IPR. Oni povus riproĉi al mi, ke antaŭ ol « kritiki» mi devus kunlabori sendante artikolojn. Prave! Sed tamen miaj rimarkoj pruvos, ke mi estas fidela leganto. 4. =

Estas ja bona rezulto, ke vivas IPR, ke en ĝi aperas interesaj artikoloj, ktp. Sed laŭ mia supozo, neniu el vi negos, ke tiu revuo devus esti unu el la plej valoraj rilate la kvaliton de la lingvo, ĝuste ĉar ĝi estas la revuo de la instruistoj, de la instruistoj, kiuj havas gravan rolon por ludi en la esperanta movado, kaj en la instruo de la lingvo. | | Mu

Mia propono estas jena oni NOTU SUI la unua pago de m kovrilo tiun KONsI lon:«Por ke la stilo de nia revuo estu kiel ebie plej internacia, zamenhofa, estas konsilinde al la kunlaborantoj submeti sian artikolon al unu au du alilingvanoj antaŭ ol sendi ĝin al I.P.R.». Kaj, post la subskribo, oni aldonus, ekzemple:«Lentaigne (reviziis Dazzini kaj Makking)».

“Mi scias, ke la afero estas pli facile dirita ol ĝi estas realigebla. Tamen, oni ne povas lasi la gramaŭkajn erarojn, la «ismojn» (francismoj, italismoj, hungarismoj) invadi nian revuon, do nian lingvon. = =

Persono, kiu verkas artikolon, havas interesajn ideojn por diri. Sed tio ne si gnifas, ke li (aŭ ŝi) perfekte regas la lingvon. Aliaj personoj, =: regas la lingvon laŭ si, sed ne konscias, ne povas konscii, ke en ilia stilo enŝteliĝas «ismoj» :

“nur alilandanoj povas tion rimarki

43

— pàgina 12 del PDF —

Antaŭ ol skribi tiun leteron, mi volis fari «internacian» enketon por scii ĉu aliaj pensas kiel mi, pri la diversaj «eraroj», kiujn mi renkontis. Fine, mi rezignis. Mi do donas kelkajn ekzemplojn, kiuj laŭ mi estas eraaj sed povas esti, ke mi mem eraras! Mi elektos la ekzemplojn en 1975-kolekto n-roj 1 kaj 2. 1-a tipo de eraroj: n-ro 1, paĝo 16, linio -12: disko ne eblas kontrolon de pro-

nonco (devus esti: ze ebligas)

n-ro 2, paĝo 36, linio -3: ni baltigis (ni baltis)

n-ro 2, paĝo 40, linio 19: ĉiuj literaturoj komencis per poeziaĵo (komenciĝis)

2-a tipo: n-ro 1, paĝo 14, linio 14: la lingvuo spegulante la karakteron, ĉu oni lasu la infanon skribi… (ĉar la lingvo spegulas la karakteron, ĉu…)

rero 1, paĝo 15, 2: sama rimarko.

nero 2, paĝo 40, 7: la ĉefa argumento estas, ke, pe ekzistante Esperanto-popolo, povas ekzisti…..

n-ro 2, paĝo 40, linio -10: same.

Ablativo absoluta ne ekzistas en Esperanto (Vidu:«lingvaj respondoj» n-ro 118 de la 6a eldono), do ne povas-esti komprenata de japanoj, hungaroj, ktp. Krome, ĝia ripetata uzo povas kredigi al ili (japanoj, hungaroj…) ke ili ne scipovas Esperanton!

3-a tipo: Vortoj mise uzataj:

n-ro 1, paĝo 18, linio -14: la enkondukaj vicoj de la leĝo konceptas (ne kongruas kun la difino donita en la Plena Ilustrita Vortaro «PIV»).

n-ro 1, paĝo 20, linio 3: S-ino Markarian demontraciis la sorobanon (laŭ mi, devus esti: demonstraciis la funkciadon de la sorobano).

n-ro 2, paĝo 26, linio 10: la instruistoj zomris deĵorajn kaŭzojn de ne ĉeesto. (Mi vidas nenion en PIV, kio povus simili al tiu frazo).

n-ro 2, paĝo 37, linio 22: … dialogo, kiun mi pretendis tuj en Esperanto (? ).

4-a tipo: «ismoj» n-ro 2, paĝo 36, linio -5: La mia estas malrapida laboro. n-ro 2, paĝo 42, linio -5: la mia ne estis prelego.

Tiuj du ekzemploj estas por mi tre, tre strangaj

5-a tipo: Frazoj tiel enigmaj por mi, ke mi min demandas, kiu freneziĝas, ĉu mi, ĉu la aŭtoro. Pro tio mi devus peti la opinion de aliaj personoj. Tiaj frazoj estas multaj, sed mi citas neniun.

6-a tipo: diversaj gramatikaj eraroj: koncerne viw; pri sia ktp…

Mi citas ĉi-supre tipojn de eraroj; sed ne ĉiujn erarojn trovitajn en tiuj du numeroj. Kompreneble, mi ne aludas pri la preseraroj.

Lentaigne

44

el nordameriko

Jarraporto 1974 de la prezidanto de «America Asocio de Instruistoj de Esperanto».

1. Ĝenerala enkonduko

Por la Esperanto-Movado en Usono kaj Kanado ĉi-tiu jaro esris jaro de progreso. Intereso en la Lingvo Internacia kreskis inter rondoj de lingvistoj, akademianoj kaj instruistoj. Seriozan akcepton de Esperanto en la kategorio de vivanta lingvo moderna indikis instancoj registaraj kaj profesiaj. Altvalorajn KIEEOJN | pri Esperanto el vidpunkto eduka kaj lingvistika verkis membroj de A-A.LE. kaj publikigis fakrevuoj profesiaj. Faktojn pri Esperanto kaj ekzemplerojn de la lingvo diskonigis televidaj kaj radiaj stacioj kiuj atingis publikon tro grandan. | La laboro de A.A.L.E. kaj de ĝia membraro ludis rolon gravan en ĉi-tiuj sukcesoj.

2. Kursoj:

Sesdek du Esperanto-kursojn gvidis membroj de A.A.L.E. al 833 lernantoj en Usono kaj Kanado. Demonstradaj kursoj en lernejoj, kolegioj kaj universitatoj pruvis la facilan lerneblecon Je Esperanto kaj ĝian valoron propedeŭtikan.

3. Ekzamena scrvo: Daŭre funkcias la oficejo de la Ekzamena Servo en Santa Barbara, Kalifornio, kaj diplomojn ricevis sukcesaj kanditatoj ĉe la nivelo de Komencgrada kaj Mez-

grada Ekzamenoj.

4. Profesia agnosko:

MLA (Asocio de Profesoroj de Lingvoj Modernaj) refoje dediĉis kunsidon specialan al konsidero de Esperanto ĉe la Jarkunveno en Cikago en Decembro 1973, kaj dum sia Jarkunveno de 1974 havos kunsidon similan kies programon estros ?rofesorino M. Hagler. Oficiale subtenos kurson por geinstruistoj de Esperanto la Departamento de Publika Instruado de Columbus, Ohio, en aŭtuno de 1974.

5. Propagando:

Krom la instruado de Esperanto-kursoj, la Esperanto Grupo de Centra Ohio proparis «Projekton Columbus» de la 22-a de Aprilo ĝis la 6-a de Mujo en urbo Columbus (enloĝantaro 500,000, Ŝtata ĉefurbo kaj centro de Ohio State University) kaj cn la apuda regiono programon de prelegoj per televido (6 programoj), radio (8 programoj), publikaj bibliotekoj kaj organizaĵoj profesiaj (4 programoj) klasoj

45

— pàgina 13 del PDF —

en lernejoj, gimnazioj kaj universitatoj (10 lernejoj k.t.p. kaj 18 klasoj kaj demonstradoj); artikoloj en ĉefaj tagjurnaloj. La programoj atingis inter 10.000 kaj 50.000 personojn. Preparis la programon s-anino Jane Wills kaj aliaj lokaj gesamideanoj kaj prelegis d-ro John L, Lewine, Prezidanto de A.A.L.E.

6. Problemoj:

Kiel ĉiuj organizaĵoj privataj, A.A.I.E. suferas pro inflacio tutmonda. Plialtigo de kotizoj kaj nova sistemo de kotizpagado estas konsiderendaj. 7. Nekrologo:

Doloriga sciigo lastmomenta estas la morto de nia membrino nelacigebla kaj sindediĉa, s-ino Jane Wills, de Columbus, Ohio, kies klopodojn poresperantajn kiel instruistino kaj kursgvidantino per radio kronis «Projekto Columbus» (vidu supre), kiu certe estas la plej sukcesa poresperanta programo en Nord-Ameriko.

8. Dankoj:

Kvankam tute neeble estas por mi esprimi miajn dankojn al ĉiuj niaj membroj kiuj sukcese progresigis la Esperanto-Movadon dum la pasintaj dek-du mo-

natoj, mi volas esprimi al la postenuloj de A.A.I.E. mian dankemon por ilia kunla-

boro fidela kaj senlaca. Al niaj kolegoj profesiaj kiuj sukcese gajnis la agnoskon de Esperanto en la mondo akademia kaj partoprenis la diskutojn pri la Lingvo Internacia ĉe kunsidoj profesiaj, kaj al miaj gekolegoj kiuj en siaj klasĉambroj pruvis al siaj gelernantoj kaj al siaj gekolegoj la valoron nediskuteblan de nia lingvo, kaj al niaj gekolegoj internaciaj de ILEI, inkluzive ĝian Sekretarion-Ĝeneralan, D-ro Prof. Dazzini pro lia intereso simpatia en la problemoj kaj sukcesoj de A.A.L.E., kaj al la redaktorino de nia Bulteno – revuo de alta valoro, disdoninda kaj disdonenda al samprofesiaj kolegoj kiuj ĝis nun ne komprenas la valoron kulturan kaj edukan de Esperanto – al ili kaj al ĉiuj kunlaborantoj – profesiaj aŭ neprofesiaj, kies laborado pedagoga progresigas nian idealon komunan, mi volas esprimi mian dankemon sinceran kaj miajn bondezirojn por sukceso kreskanta en la vortoj de niaj samideanoj nederlandaj: «La Estonto estos Nia»!

„John L. Lewine Prezidanto de A.A.I.E:

46

Jar-raporto de la eduka sekretario je la 28-an de majo 1974 La statistikoj ne estas kompletaj ĉar ni aŭdadas pri kursoj pri kio ni ne ricevis

raportojn. Tamen, mi nun TICevis raportojn pri 62 kursojn, J

studantoj infanoj junuloj plenkreskuloj 90 ĉe 17 hejmaj jursoj 20 3 67

120ĉe 14 ejoj por plenkreskuloj 4 13 103 56ĉe 6 universitatoj 0 13 »

184 ĉe 10 altlernejoj 19 164 ‘

383 ĉe 15 elementaj lernejoj 383 : u ~o

833 ĉe 62 kursoj 426 193 2124

Preskaŭ ĉiuj estas elementaj kursoj de iu sama tipo. | Preskaŭ ĉiuj estas en marbordaj ŝtatoj. La centra parto de nia lando estas sen

Esperanto-kursoj. | ms, Lu Instruistoj de Esperanto devas raporti la kursojn, alio la informo ne estas have bla al la eduka sekretario de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto.

William P. Sampson Eduka Sekretario de AAIE

konsilataj libroj

Giuseppe Ungaretti — La doloro — poemoj 1937-1946 Li tradukis Nicolino La La plej sentoplenaj versoj de la homo, kiu revoluciis la poezion en Italujo, laŭ majstra traduko de unu el la plej talentaj poetoj de la nova internacilingva generacio. Pisa, 1975. 64 paĝoj, 21 cm., kartone bindita. 1800 it.liroj .

IEJ-kantareto —37 junularaj kantoj, jam tradiciaj dum la Esperanto-kongresoj kaj kunvenoj. Milano, 1973. 60 paĝoj, 20 cm., broŝurita. 1500 it.liroj.

Por mendi la ĉi-suprajn librojn vin turnu al la

Libroservo de ILEI «A. Vallerini» via consoli del mare, 15 i-56100 Pizo, Italujo

pek. 22/10219 vidu ankaŭ paĝo 40.a

47

— pàgina 14 del PDF —

en plua universitato

Starigita Esperanto-sekcio en la Universitato de Provenco (Aix-Marseille I).

De la jaro 1970 funkcias oficiala kurso de Esperanto en la kadro de la Instituto pri Generala Lingvistiko kaj pri Orientaj kaj Slavaj Studoj (ILGEOS). La kuno, destinita al komencantoj, daŭras unu jaron. Ĝi okazas po unu horo kaj duono ĉiusemajne. La studentoj povas ricevi, post sukceso al ekzameno, universitatan diplomon (Attestation d’Etudes preparatoires d’esperanto) aŭ/kaj elekti Es-

peranton en la kadro de la ŝtata diplomo DEUG (de kiu ĝi konsistigas 5 procente).

La instruadon gvidas Michel Duc Goninaz, ĉefasistanto pri la rusa lingvo. La e SEpoj da studentoj, malgranda en la unuaj jaroj, kreskis iom post iom. Ĉijare ĉirkaŭ 30 gestudentoj partoprenas la kurson.

Dank” al ĉiujara subvencio de la Instituto kaj al grava libro-donaco de la loka Esperanto-grupo, la Esperanto-Sekcio posedas bibliotekon kun preskaŭ 500 volumoj. Gi abonas 8 esperantlingvajn revuojn.

N La Esperanto-sekcio volonte ricevas donacojn por la biblioteko kaj ankaŭ ĉiaspecajn esperantlingvajn dokumentojn, kiuj povas interesi la studentojn (programoj de estontaj kongresoj kaj renkontiĝoj, librokatalogoj k.s.).

Ni ankaŭ volonte ekrilatos kun Universitatoj kaj Superaj Lernejoj, en kiuj Esperanto estas instruata.

Nia adreso estas: Universite de Provence, Section d’Esperanto (ILGEOS) 29 avenue Robert-Schuman F-13126 Aix-en-Provence (Francujo).

Nola: En la n-ro 3-4 de la revuo «Cabier de linguistique, d’Orientalisme et de Slavistique», eldonata ĉe la Provenca Universitato, aperis artikolo de Michel Duc

KONRUOKA pri la slavaj influoj en Esperanto (franclingva titolo: Les influences slaves en esperanto)

48

la ĉevalo kiu ne soifas

Franca pedagogo FREINET ofte demonstris siajn ideojn, apogante ilin per trafaj ekzemploj, ĉerpitaj en la kampara vivo.

Juna urbano deziris estiutila en la bieno, kie li gaste ricevis loĝon kaj nutron.

«Antaŭ ol konduki la ĉevalon al la kampo, -li enpense diris-, mi trinkigos ĝin. Tiel, mi ŝparos tempon, kaj mi estos trankvila la tutan tagon»!. … Rifuzo! … Ĉu ordonas ĝi, la ĉevalo? Kial al la trinkejo ĝi ne volas iri, sed nur al la luzern-kampo insiste okulumas? «Ek al la trinkejo! …… Ordonas mi!» Kaj la novica kamparanola bridon tiras, posten iras, kaj la beston senkompate frapas… «Jen mi sukcesis!» Ĉe la rando de la trinkujo estas la ĉevalo. «Ne trinkas vi? Kial? Mi karesu vin… Jen vidu. Pura estas la akvo! Metu la nazon en ĝin». sai «Ne? … Obstinulo!» Kaj perforte la urbano enpuŝas la nazon de la ĉevalo en la akvon. «Vole, ne vole, trinku…» Ĝi snufas, blovas sed ne trinkas… Alvenas la bienulo, kiu ironie diras: «Ĉu vi opinias, ke oni tiel agas kun ĉevalo? Malpli stulta ol homo ĝi estas. Ĉu vi ne scias tion: ĝi ze soifas; eĉ se Vi minacos ĝin per morto, ĝi ne trinkos. Eble ĝi ŝajnigos. Sed la englutitan akvon, ĝi poste sputos. Do vana estas via peno, kara». «Kion fari do? » «Oni ja vidas, ke vi ne naskiĝis kamparano. Vi ne komprenas, ke la ĉevalo ne soifas en ciu frua mateno sed ke ĝi, -nepre unue-, bezonas freŝan herbon. Lasu ĝin satiĝi; poste, ĝi soifos. Kaj vi vidos ĝin memvole kuri al la trinkejo ne atendite vian instigon aŭ permeson. Mi eĉ konsilas, ke vi ne baru al ĝi la vojon! Kaj kiam ĝi trinkos, ne provu tiri la bridon. Estus vane».

Oni ĉiam eraras, kiam oni volas inversigi la naturan ordon de la aferoj..–.- kaj «trinkigi ĉevalon, kiu ne soifas».

Edukistoj! Vi staras ĉe kruciĝejo! Ne obstine kaj erare sekvu la pedagogion de «la ĉevalo, kiu ne soifas». Iru prudente kaj kuraĝe al pedagogio de «la ĉevalo kiu galopas al luzerno, kaj poste al la trinkejo».

Freinet.

Tradukis: Lentaigne (Francujo) Reviziis la tradukon: Kakuo (Japanujo), Skovrind (Danujo).

— pàgina 15 del PDF —

Prezidanto:

Vicprezidanto:

Sekretario: Vicsekretario:

Kasisto:

Aŭstralio: Aŭstrujo: Belgujo:

Brazilo: Britujo:

Bulgarujo: Danlando: Finnlando: Francujo: F.R.Germanujo: Grekujo: Hispanujo: Hungarujo: Islando: Israelo: Italujo: Japanujo: Jugoslavio: Kanado: Kolombio: Koreujo: Nederlando: Norvegujo: Nov-Zelando: Pollando: Rumanujo:

Sanmarino: Sovet-Unio:

Svedujo: Svislando: Usono:

Ĉeĥoslovakujo: Germana DR: Kubo:

Zairujo:

Estraro de ILEI

Rektoro Helmut Sonnabend, Im Eckerkampsfeld 11a, D-3161 Dollbergen (Fed. Resp. Germanujo)

Direktoro Johano Ingusz, Liget ut. 40, H-1102 Budapest X, (Hungarujo)

D-ro Mario Dazzini, C.P. 22, I-54100 Massa C., (Italujo)

S-ro Gaston Turin, 43 Rue Emile Magnin, F-25300 Pontarlier (Francujo)

S-ro Olle Osson, Bantorget 3, S-222 29 Lund (Svedujo).

p.ĝ-k. Stockholm 682 117-7.

Sekciestroj de la Ligo

Ivan Th. Maddern, Box 411, Morwell, Victoria 3840

Ernst Rixner, Kleingasse 6 – 18/8/13, A – 1030, Vieno

G. Pirlot, Residentie «Vaughan», Kemmelbergstraat 3-5/b,3 B-8400 Oostende

Elvira Fontes, Caixa Postal 5888, SZo Paulo

Raif Markarian, 87 Sebastian Ave., Shenfield, Brentwood,

Essex ĈM15 8PP

Vasil Bozarov, ul. Ljubotran 98, blok 4, Vhod A, Sofia

Lis Thune, Brembŝrvinget 15, DK-2650 Hvidovre

Pentti Jarvinen, Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82

F. Le Magadure, 23 Rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont

Hermann Behrmann, Ellerbuscher Str. 81, D-4972 Lohne 1 Sokrates Sakellaropoulos, Agias Paraskevis 30, Kato Patissia, Ateno (816) Franciskb Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante Marta Cser, Zelau ut. 10-14, H-1368 Budapest V

Baldur Ragnarsson, Sogavegur 170, Reykjavik

Ron Aser, Raanana, Aŝer 5

Catina Giulia Dazzini, Casella Postale 22, I-54100 Massa C.

Gamon Higashi-cho 6-51, Koshigaya-shi 343

Miodgrad Stojanoviĉ, Duruntorska ul. 2/IV-32, YU-11000 Beograd George du Temple, 930 Ardmore Drive, R.R.2, Sidney, B.C. V8L 351 Manuel Angel M., Apartado Aĉreo 50179, Medellin

Dae Young-Rhie, 240-19, Sang-do-2-dong, Yong-dung-po Ku, Seoul O. Hoekstra, Frederikslaan 47, NL-1719 Schoorl

Elna Matland, Brekkeveien 50, N-4200 Sauda

Gwenda Sutton, 1 Wood Street, Upper Hutt

Teresa Nemere, str. J: Olbrachta 3/5 m 12, PL-87-100 Torun

Prof. D-ro Gabriel Tepelea, Calea Grivitei N-ro 222, Bloc 7, Scara B Bucuresti 8

Prof. Marina Michelotti, via XXV marzo 73, I-43031 Rep. S. Marino Joĥannes Palu, SOlme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV

Nikolaj Starodubĉev, poŝtrestante, SU-340047 Doneck

Olle Olsson, Bantorget 3, S-222-29 Lund

Kurt Greutert, Via Pizzo di Claro 7, CH-6512 Giubiasco

John L. Lewine, West Stockbridge, MA 01266

Kunlaborantaj organizoj aŭ izolitaj membroj Karel Kraft, posta 5, Zdabof V-28, CS-261 05 Pfibram Ludwig Schodl, Rosa Luxemburgstr. 37, DDR-195 Neuruppin Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila Antome-Samuel Ngangu, B.P. 13, Lukala (Nkandu)

IPR 1976/Speciala numero

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

|

IPR

Internacia Pedagoga Ekzameno de ILEI

decidita de la komitato de ILEI – Budapeŝto 1972

kompilita de rektoro H. Sonnabend

Speciala numero 1976

Pizo, Italujo

— pàgina 2 del PDF —

Regularo de Internacia Pedagoga Ekzameno de ILEI

Art. 1

La Internacia Pedagoga Ekzameno – IPE – de ILEI estas institucio de ILEI, kies celo estas:

internacie altigi kaj unuecigi la nivelon de lerneja instruado de Internacia Lingvo Esperanto;

atesti surbaze de konforma ekzameno la kapablon instrui Esperanton je ĉiuj lernejaj stupoj, partopreni pedagogian didaktikan esplorlaboron kaj sciencan agadon.

Art. 2

La Ekzamena Komitato de ILEI

24

YIN)

23

2.3.l VIRON

23:

23,4

La Ekzamena Komitato de ILEI – EKI – konsistas el prezidanto, sekretario kaj 30 konstantaj membroj.

La prezidanton de EKI elektas la estraro de ILEI. La sekretarion kaj la konstantajn membrojn komisias la estraro de ILEI laŭ la propono de la prezidanto de IKE.

Prezidanto, sekretario kaj konstanta membro de EKI povas esti tiu membro de ILEI, kiu

gvidas oficialajn Esperanto-kursojn en iu universitato;

havas universitatan gradon, postenon, aŭ estas emerita universitata profesoro aŭ docento;

disponas pri stata-faka universitata diplomo pri Esperanto-lingvo kaj literaturo;

disponas pri Dipl. IPE.

Art. 3

La organizado de ekzameno

J.i

Lu lu =

Iniciati ekzamenon oni povas lige kun internaciaj aŭ naciaj aranĝoj de ILEI, aŭ aliaj pedagogiaj konferencoj, kursoj, seminarioj, se ili estas aŭspiciataj de ILEI.

La kandidato deziranta ekzameniĝi devas sin turni petletere al prezidanto de EKI. La formon de petletero vidu: aldono I.

Al la ekzameno povas esti allasita pedagogo, kiu instruas en ia lernejo, sendepende de lerneja grado;

— pàgina 3 del PDF —

32,2 3.3

3.3.1

3.4

3.4.1

kandidato de iu instruista fako en universitato aŭ pedagogia altlernejo. La kondiĉo por esti akceptata al skriba respektive parola ekzameno estas la ĝustatempa prezento de la disertacio.

La disertacia temo estas indikenda en la prezentiĝa petletero (vidu aldono 1).

La komenca dato de la ekzameno estas la poŝta dato de la letero, per kiu la prezidanto de EKI informas la kandidaton pri la akcepto de la disertacia temo (la prezidanto rajtas modifi la temon aŭ proponi novan).

Post akcepto de la kandidato la prezidanto de EKI decidas pri la fondo de la loka ekzamena komisiono kaj ties prezidanto – LEK -.

La ekzamenkotizoj estos pagendaj aŭ ĝire aŭ loke antaŭ la komenco de la ekzameno.

Art. 4

La antaŭpreparaj kaj fermaj ekzamen-kunsidoj

4.1

4.1.1

4.1.2

4.2

4.2.1 4.2.2 4.2.3 4.2.4

4.3

4.3.1

4.3.2

Lige al ekzameno okazu du kunsidoj:

– antaŭprepara kunsido

– ferma kunsido. En ambaŭ kunsidoj prezidas la prezidanto de LEK kaj devige ĉeestas ĉiuj membroj de LEK. Ambaŭ kunsidoj devas esti protokolitaj. La protokolanton proponas la prezidanto de LEK. La protokolanto ne estas membro de LEK, do ne devas respondi al ties kondiĉoj. La protokolanto respondecas pri la protokoloj de ambaŭ kunsidoj, plenigas la ekzamenajn protokol-formularojn de ĉiuj kandidatoj aparte kaj subskribas. La ekzamenajn protokolojn kune kun la prezidanto devas prizorgi la protokolanto. Ĉiu ekzamena dokumento estu poŝtota unu semajnon post la ekzameno al la adreso de la centro. Antaŭ la komenco de la skriba ekzameno okazu la antaŭprepara kunsido. La tagordo de la antaŭprepara kunsido entenu la sekvajn erojn: La prezidanto disdividas la opajn ekzamenajn objektojn inter la membroj de LEK. La prezidanto kontrolas la identecon de la kandidato. La prezidanto disdividas la taskojn, rilatantajn al la antaŭpreparo de la

ekzameno: kompilado kaj multobligado de tekstoj, tezaro laŭ objektoj,

ktp.

LEK pridiskutas la unuecan prijuĝan principaron kaj postularon.

Post la fino de la parola ekzameno okazu la ferma kunsido. La tagordo de ferma kunsido enhavu la sekvajn erojn:

LEK konstatas la definitivajn juĝnotojn pri opaj studobjektoj. La proponon faras la ekzameninta membro, la definitivan noton konstatas LEK per voĉdono. Ce ckvilibro decidas la prezidanto.

Post la konstato kaj registrado de la opaj juĝnotoj oni kalkulas la meznotojn kaj la ĝeneralan kvalifikon de la kandidato. Samtempe LEK aparte pridiskutas la nesukcesintajn kandidatojn.

A == ne ulo

4.3.3

La fina laboro estas la kompilado de ĉiuj dokumentoj kaj ilia subskribo. La poŝt-pretigon prizorgas la protokolanto. Al la Centro de EKI estas sendenda: 1. Ciu ekzamena protokolo pri kandidatoj kaj ĉiuj ceteraj protokoloj; 2. la dosiero de la ekzameno 3. Al la sekretario de ILEI estas sendenda la kopio de la dosiero kun la kopioj de protokoloj de la du kunsidoj.

Art. 5

La ekzameno

3;1 5.1.2 5.1.3 5.1.4 Sv

2.2.1

5,2:2

523

5.2:4

3.2-9

5.2.6

La ekzameno konsistas el jenaj tri partoj:

disertacia

skriba

buŝa

Disertacio

Lige kun sia petletero al prezidanto de EKI la kandidato estu allasita al la ekzameno proponante temon de la disertacio.

Disertacia temo estas elektebla el inter jenaj ekzamenaj objektoj: lingvistiko-gramatiko, literaturo, interlingvistiko, historio de Esperanto-movado, pedagogio, metodiko.

La disertacio devas esti verkita en Esperanto kun minimuma amplekso de 25 tajpitaj paĝoj po 26 vicoj en tri ekzempleroj. El la tri ekzempleroj unu devas esti bindita, kun titolpaĝo. (aldono II)

Por skribi la disertacion la kandidato havas tempon de tri monatoj kalkulite post akcepto de la temo.

La binditan ekzempleron la kandidato devas sendi al la centro de EKI. Tiu ekzemplero restas en la arkivo. La duan kaj la trian ekzemplerojn

li devas sendi al la recenzantoj indikitaj en la akcepta letero de prezidanto de EKI.

La detala analizo kaj recenzoj kun proponita juĝnoto estas sendendaj al la centro de EKI. Limdato: unu monato post ricevo de la disertacio.

La prezidanto de EKI post la ricevo de recenzoj kaj proponitaj juĝnotoj konstatas la finan juĝnoton, enregistras ĝin, kaj la sekretario disponigas la rezulton a! la prezidanto de LEK. La rezulto konsistas el subskribitaj recenzoj, proponitaj juĝnotoj, fina juĝnoto, eble apartaj indikoj fare de la prezidanto.

Skriba parto

5.3

3.

„ni

3 [SY] to

La kandidato devas ellabori tri taskojn. Por ĉiu tasko li ricevas po unu horo, sekve la skriba parto daŭras tri horojn.

Gramatiko: testo, enhavanta 10 taskojn el diversaj ĉapitroj de la sistema Esperanto-gramatiko;

Literaturo: analizo de iu periodo, analizo de la verkaro de iu verkisto

— pàgina 4 del PDF —

aŭ de iu konkreta verko;

5.3.3 Metodiko: didaktika prilaborado de iu unuo-leksika aŭ gramatika aŭ alia, simila praktika instrumetoda temo.

5.3.4 La kandidatoj rajtas uzi vortaron.

“5.3.5 Krom la kandidatoj dum la ekzameno povas ĉeesti nur la inspektanto. Kontroli ekzamenon rajtas la prezidantoj de LEK kaj de EKI.

Parola parto

5.4 La objektoj de la parola ekzameno estas:

5.4.1 Lingvo: La kandidato devas laŭtlegi nekonatan tekston, rerakonti ĝin, poste analizi enhave kaj stile. Li devas respondi al gramatikaj demandoj rilatantaj la tekston kiuj celas al fonetiko, leksiko, morfologio, respektive al sintakso;

5.4.22. Literaturo: La ekzamena tezo konsistas el tri demandoj: unu ĝenerala kaj du detalaj;

5.4.3 Historio: La ekzamena tezaro konsistas el tri demandoj: unu el interlingvistiko kaj du el la historio de Esperanto-movado;

5.4.4. Metodiko: La ekzamena tezaro konsistas el tri demandoj: unu nur teoria kaj du praktikaj demandoj.

5.4.5 La parola ekzameno okazu en ĉeesto de ĉiuj membroj de LEK. Se la komisiono konsistas el 3 membroj ankaŭ la prezidanto de LEK demandas, kaj unu el la membroj demandas el du objektoj.

5.4.6 La parola ekzameno ne estas publika.

Art. 6

Klasifikaĵoj

6.1 Estas kvin juĝnotoj:

1 – tre bona

2- bona

3 – meza

4 – kontentiga

5 – nekontentiga

6.2 La kandidato malsukcesas, se la ĝenerala juĝnoto aŭ du el detalaj notoj estas sub 4. En tiu kazo la tuta ekzameno estas ripetenda.

6.3 Se la kandidato havas nur unu juĝnoton sub 4, tiam li devas ripeti nur tiun ekzamenan studobjekton, el kiu li ricevis la nekontentigan klasifikaĵon.

Art.7 Validigo kaj registrado de la diplomo 7.1 La diplomon subskribas la prezidanto kaj du membroj de LEK kaj vali-

digas ĝin per subskribo kaj strampo la prezidanto de EKI.

7.2 Post la fino de la skriba kaj parola ekzameno la tuta ekzamena dokumentaro estas sendenda al la centro de EKI.

Z.3 Ciuj ekzamenaj dokumentoj estas konservataj en arkivo en la centro de EKI. La sekretario de EKI registras ĉiujn indikojn en registro. La vicnumero de la registro estas samtempe la numero de la diplomo.

74 Ciu sukcesinta kandidato ricevas diplomon.

7.5 La diplomito rajtas uzi la titolon: Internacia Esperanto-Pedagogo (mallonge: Dpl. IPE)

7.6 Kontraŭ la administraj kostoj oni povas ricevi kopion de diplomo de la

centro de EKI.

Art. 8 Financoj 8.1 La kandidatoj pagas por la ekzamenoj al la organizanta instanco ekzamenkotizon je la sumo de 15 gld-oj. = 8.2 Al la kaso de EKI estu ĝirata 4096 de la sumo de ekzamenaj kotizoj. 6096 estu dividataj laŭ interkonsento inter la membroj de la ekzamenkomisiono. Art.9 94 La apelacia instanco estas la estraro de ILEI.

— pàgina 5 del PDF —

Aldono 1

(prezentiĝa letero)

plena nomo (unue familia nomo) loko dato

Al la Ĝenerala Sekretario

deILEI

Casella Postale 22

54100 MASSA, Italujo

Proponante min kandidato por Internacia Esperanto-Pedagogo mi petas mian allason al ekzameno.

Miaj personaj indikoj:

Plena nomo (unue la familia nomo) Naskiĝo (jaro, loko, lando)

Preciza hejma adreso (lando, urbo, strato, domo)

Profesia titolo

Fakoj

Preciza adreso de la lernejo aŭ instituto

Dato de ILEI-membriĝo

Dato de Esperantiĝo

Finitaj Esperanto-kursoj (jaro, loko, grado)

Ricevitaj diplomoj (naciaj kaj internaciaj – aldonu kopion de la diplomo) Aktivecoj por Esperanto (movado, funkcioj, gvidataj (-itaj) kursoj: kiam, kie, dato, loko, grado)

Literatura agado (artikoloj, libroj, beletristikaj kaj sciencaj)

Mi deziras verki disertacion el la fako

= ~i roponANnPPPN“Y

= ~~ wo DO

subskribo

Aldono 2

INTERNACIA PEDAGOGA EKZAMENO de

L.I; E.

(titolo de la disertacio)

(nomo de verkinto)

— pàgina 6 del PDF —

Aldono 2 -a

Post pretigo de la disertacio la kandidato certigu:

Mi deklaras, ke mi krom la aldonita literaturo kaj citoj ne uzis aliajn fontojn. Plue mi deklaras, ke mia nun antaŭmetita laboraĵo ĝis nun ne estas ie aperinta.

Krome: La kandidato aldonu enhavtabelon en kiu estas indikitaj (laŭ paĝoj) la unuopaj ĉapitroj.

— pàgina 7 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO (IPR) Oficiala organo de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI) Aperas trifoje jare

Provizore redaktis: G. Turin 43. rue E. Magnin F – 25300 Pontarlier

Kontoj: 1.) ILEI-IPR 25.28.71.464-40 Bank Mees Hope NV Rotterdam Coolsingel 93

2.) Helmut Sonnabend – Sonderkonto Poŝtcekkonto n-ro 3245 66-309 Hannover

La abonprezon oni pagu al la landaj sekcioj de ILEI, escepte nemembroj de ILEI povas pagi al la supre indikitaj kontoj.

I PR — Fonduso Bonvolu helpi per via donaco al diversaj celoj de IPR-fonduso: finance helpi al IPR-ebligi abonojn en landoj havantaj valutajn problemojn-kreado de infanliteraturo-verkado de pedagogia literaturo.

Bankkonto: ILEI-IPR (fonduso), n-ro 25.28.71.464-40, Bank Mees i Hope,

Coolsingel 93, Rotterdam.

dd

IPR 1977/1

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO.

IPR

Eldonata de lnternacia Ligo de Esperanto-Instruistoj

ILEI

Jarkolekto 7 N-ro 1, 1977

Pizo, Italujo

— pàgina 2 del PDF —

Internacia Pedagogia Revuo, n-ro 1, 1977

Enhavo

Paĝo “7” Omaĝe al pedagogo Celestin Freinet Leo Lentaigne. . . . . . .. a. o. so. P a (| PS PA 1 Mario Dazzini – Kunsido de Ilei-estraro en Budapesto . . . . o. o, 4 === Du proponoj por la nova statuto danapropono. . . . -. o. o. os os ss e, 18 svdapropono =… -. o. o. o losos os os o o 21 Gaston Turin – Al la aŭtoroj de artikolojporIPR . . . .. . -. 24

omaĝe al pedagogo Celestin Freinet

omaĝe al la granda franca pedagogo Ce/estin Freinet ni prezentas du artikolojn, la unua de Leo Lentaigne, la dua de L. Robert.

Antaŭ dek jaroj mortis la franca pedagogo Freinet. Kvankam lia agadkampo estis ĉefe Francujo, li konstante celis konigi siajn principojn al la tuta mondo. Kaj li certagrade influis ankaŭ la internacian pedagogion. Pro multaj kaŭzoj lia vivo, agado kaj celo povas interesi la Esperantajn instruistojn.

Dum la unua mondmilito la juna instruisto Freinet estis grave vundita ĉe la pulmo. Li poste ricevis postenon en malgranda vilaĝo Bar-sur-Loup (proksime de Nico). Sed kvankam li ŝatis sian metion kaj amis la infanojn, li ne kontentige povis ĝin plenumi, ĉar paroli la tutan tagon estis por li ege penige. Kion fari? Ĉu elekti alian metion? Ĉu daŭrigi? Kiel solvi la problemon?

«Anstataŭ paroli de sur mia estrado, li pensis, mi devas organizi la aferon tiamaniere, ke la infanoj laboru per si mem.” Kaj li streĉis sian volon al tiu celo.

Ilun tagon li rimarkis la intereson de la infanoj por malnova skribmaŝino, kiu kuŝis en angulo de la klaso, kiam ili povis tajpi frazojn aŭ tekstojn de ili mem verkitajn. Tio naskis la ideon aĉeti presmaterialon, kiun povus uzi la infanoj. Kaj li bonŝance trovis malmodernan presilon, kiun ne plu bezonis presisto.

Ne priskribebla estis la entuziasmo de la infanoj, kiuj ek de tiu tago volis skribi tekstojn por ĝui la plezuron vidi ilin presitaj. Tie kuŝas la tuta kerno de la metodo: krei favorajn kondiĉojn kiuj naskas ĉe la infanoj la deziron verki.

Do, laŭ certa procedo, pri kiu la detaloj povas interesi nur la fakulojn, la infanoj verkas, presas, realigas modestan lernejan revueton, kiu per poŝto estas sendita al lernejoj, kiuj laboras laŭ la sama metodo, estas legata de dekoj da aliaj lernantoj, de la gepatroj, ktp.

Jen do la infanoj havas motivon por skribi.

Freinet estis vera pioniro tipa. Li estis, por multaj, «herezulo», al kiu oni devas malfidi! Enkonduki presmaterialon en lernejon, en epoko kiam ĉiuj uzas la plumingon: istigi la lernantojn verki libere, dum kutime oni devigas ilin skribi pri difinita temo, estus du kaŭzoj sufiĉaj por konsideri lin kiel suspektindan homon. Sed tiam plene floradis la Tria Internacio, kun kiu li pli malpli amindumis. Li fariĝis «danĝera» homo, kaj li bone konsciis, ke por daŭrigi siajn eksperimentojn li nepre devas krei «privatan lernejon» (1934). Kompreneble, ĉio evoluas. Kio estis «danĝera utopio», estas hodiaŭ «modelo sekvenda»!…

La granda merito de Freinet rilatas esence pedagogion, ĉar li montris per propra ekzemplo, kiel ĉiu ordinara instruisto povas, en la kadro de la vivo mem, malgraŭ la programoj, malgraŭ la ekzamenoj, modernigi radikale siajn instrumetodojn kaj fari, ke ili estu liberigaj por la proletidoj. Sed li faris pli. Ĉirkaŭ li grupiĝis centoj kaj miloj da instruistoj, kiuj sin deklaris ne nur adeptoj, sed kunbatalantoj. Ili

— pàgina 3 del PDF —

koopere kontribuis al plia

ere mpleksigo, plivastigo de la metodoj kaj teĥnikoj. Jen komunistoj, socialistoj,

anarhiemaj kamaradoj kaj senpartiuloj juĝas, ĉiu laŭ sia vidpunkto, ke tiu movado estas proleta, liberiga kaj servas ilian idealon!

Kaj verŝajne estas unika fakto en la proleta movado, ke de 1924 okazis en tiu Freinet-movado neniu skismo kaj ke en ĝi ĉiuj sentas sin hejmece.

Kiel esperantistoj, ni aparte havas intereson por ĝi. «Grajnoj en Vento» estas rekte insiprita de Freinet-metodoj. Freinet havis simpation por Esperanto, ne pro ĝia idealo, al kiu li ne plene fidis, sed ĉar ĝi utilas la movadon. Ni menciu, ekzemple, ke ĉiujare okaze de la kongreso, kiu arigas 500-1000 anojn, unu eksterlanda instruisto salutas la gekongresanojn en Esperanto, regule ekde 1949!

Krome, ĉar la instruistoj de tiu movado estas progresemaj, ĉar ili agnoskas la meritojn de Esperanto por faciligi la internaciajn rilatojn inter la lernejoj, ili havas em-

on lerni kaj praktiki la lingvon. Ni do povas konkludi, ke tiu movado estas favora tereno por Esperanto.

Jam de dek jaroj mortis Freinet.

Post konsterno de la anaro ĉiu sin demandis: « Kaj nun? Ĉu mortos la idealo kaj la movado? » Sed ĉiuj streĉis siajn fortojn, kaj kun espero ni povas respondi ne. La movado postvivos sian kreinton, kiel Esperanto postvivis Zamenhofon.

Leo Lentaigne

RIDEF: (Rencontre Internationale Des Educateurs Freinet) signifas: «Internacia renkontiĝo de geinstruistoj instruantaj laŭ Freinet-pedagogio». Sed, kio estas tiu Freinet-pedagogio? … Por trafe taksi kaj kompreni ĝin necesas iom scii pri la vivo de Freinet, ties elpensinto.

Freinet naskiĝis en la jaro 1896, en malriĉula Provenca familio. En 1917, novbakita instruisto, li estas ĵetita en la ŝtormon de la unua mondmilito: gravege pulmvundite li preskaŭ mortas. Pli malpli resaniĝinte li tamen ricevas postenon en 1920 ĉe elementa lernejo. Sed li malfacile eltenas instrulaboron, kiu postulas longajn paroladojn, — pro sia limigita spirpovo… Multe leginte el verkoj de famkonataj pedagogoj, kiel Maria Montessori, Dewey, Decroly, Makarenko, li sopiras al pli natura kaj racia instrumetodo: li antaŭ sentas, ke infanoj posedas en si mem nemezureblan potencialon. Tiam prezentiĝas favora okazo por vere motivita laboro: kolektiva redaktado de la unua libertema verkaĵo (la helik-vetkurado), en granda entuziasmd. Vivo ĵus eniris la klasĉambron kaj ne plu eliros. Sinsekve Freinet enkondukas, krom libertemaj verkaĵoj, enketojn, memesplorajn taskojn kun raportoj, klasgazeton, korespondadon…

1924: unua interŝanĝo kun gelernantoj en Bretonio.

1926: unua metiista presilo el ligno, kiu ebligas aperigon de la unua presita lerneja gazeto.

1928: ĉar rapide multnombriĝas la ronda da disĉiploj, kaj por fabriki kaj distribuadi la ilojn de tiuj bezonatajn: kreado de la CEL (Cooperative de l’Enseigenemnt Laici) = Kooperativo por Laika Instruado. Nun ĝi eldonas ĉiujn revuojn kaj fabrikas ĉiujn ilojn ellaboritajn de la diversaj laborkomisionoj kaj de laborantaj gelernantoj el ĉirkaŭ 20.000 klasoj de la moderna lernejo.

Sed ege malplaĉas al la reganta burĝaro tiu pedagogia metodo, kiu estas esence popola kaj celas al ekukado de ĉiuj infanoj sen ia diskriminacio, por ke ankaŭ la malriĉuloj fariĝu homoj konsciaj pri sia digno. Freinet tial ricevas gravan baton de la lokaj burĝoj, kiuj sukcesas atingi lian eksigon. Ne plu povante instruadi en oficiala lernejo, Freimet mem konstruadas privatan en la Provenca vilaĝo Vence, en kiu li tute libere povos eksperimenti siajn teĥnikojn.

1939: denove tutmonda sanga ŝtormego. Freinet enkarcerigita pro siaj ideoj: iom poste liberigita, sed sub streĉaj kondiĉoj. Lernejo en Vence fermita. Fuĝado: militrezistado en Alpoj…

En 1947 la lernejoj en Vence denove malfermiĝas. Laŭ vojo pli malpli glata la afero progresas: kongresoj ĉiujare arigas geinstruistojn pli kaj pli multnombrajn. Modernaj Freinet-teĥnikoj eĉ tutmonde disvastiĝas: tial en 1964, naskiĝas la FIMEM.

FIMEM (Federation Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne — Internacia Federacio de la Movadoj pri Moderna Lernado). Ĝi radias al tridekok landoj. Ĝia franca sekcio estas ICEM (Institut Cooperatif de [Ecole Moderne — Koopera Instituto pri Moderna Lernado). Gi strukturiĝas el distriktaj grupoj, laborkomisionoj, eldonas du bultenojn kaj dekon da diversaj revuoj por infanoj, adoleskantoj kaj plenkreskuloj.

La 8a de oktobro 1966 mortis tiu altvalora homo, kiu forkonsumis ĉiujn siajn fortojn cele al starigo de edukado vere popola.

Bazaj ideoj de la Freinet-pedagogio

Edukado celas plenan disvolviĝon de la individuo, sed ne ties dresadon, nek submetiĝon, ankaŭ ne akumuladon de sciado en lia cerbo. Forpelata ja estas ĉia doktrinigo aŭ dogmigo. La infano fariĝu estonte kapabla repondeculo en socio morgaŭa, el kiu malaperu milito, rasismo, diversspeca diskriminacio, ekspluatado de homo fare de homo. Nur la vivo plenefike instruas homon: por akiri ĝiajn sciigojn ni sekvu naturajn vojojn. Freinet konvinkiĝis, ke ĉia mensa akirajo efektiviĝas per propra esplor-eksperimentado. Vera kaj profunda ekudado fontas el laboro, sed el laboro motivita kaj libere elektita: nu, lernotaj temoj nepre venu de la infanoj mem. Konsiderante, ke esprimdeziro, impeta emo al komunikado kaj agado, estas nepraj kaj esencaj bezonoj ĉe infano, ni ebligu al tiu ĉi kreivan laboron. La infano trovu en lernejo fidoplenan etoson, kompreneman medion kun libere akceptita disciplino. Lernejo iĝu esence popola kaj plej altgrade emancipanta tiel por la geinstruistoj, kiel por la gelernantoj.

— pàgina 4 del PDF —

Celoj de RIDEF

Daŭre vigle postvivadas la giganta verko de Freinet. Pri tio atestas interalie la vivoplenaj renkontiĝoj okaze de RIDEF, en kiu ariĝas ne nur geinstruistoj, sed ankaŭ pedagogiaj serĉantoj, studentoj kaj simpatiantoj kun la Freinet-pedagogio, por pliprofundigo de pedagogiaj scioj, kaj ankaŭ por interŝanĝoj pri ideoj kaj eksperimentrezultoj. Ĝi aparte celas: — ebligi informadon pri stato de la Freinet-pedagogio kaj de la progresemaj pedagogioj en diversaj landoj; — faciligi diversfacetan malkovron de la akceptlando; — eksperimentadi en daŭra formado de la instru-edukistoj per ekipa laborado okaze de aktivaj faraĵoj en esplorado, kreado, kaj komunikado.

En RIDEF Esperanto devus esti komunikilo.

«La Freinet-pedagogio ne povas esti alia ol Internacia. Tiu internacieco estas ne nur moto, sed ĝi estas nepra neceso. Ĝi estas bazo de paco.» (El la Ĉarto de Moderna Edukado — Freinet-teĥnikoj).

La RIDEF-oj estas internaciaj; sed pro tio mem ofte estiĝas malfacilaĵoj pro lingvo. Tiujare, en la naskiĝlando de Zamenhof, kelkaj laborkomisionoj — kiel iam unu en Hillerod (Danujo) — uzos Esperanton, en siaj debatoj, kiel oficialan lingvon. Krom tio, inter la diversdevenaj partoprenantoj, kaj ĉefe kun la polaj, interplektiĝos amikecaj rektaj kontaktoj, kies fruktodonon tute ne necesas emfazi.

Antaŭ-RIDEF 1977.

Ĝi okazos en Artigues pres Bordeaux (Maison de la Promotion Sociale), Francujo, de la 2a ĝis la 14a de julio 1977. Same kiel dum la pasintjara en Gresillon, eblos al la partoprenantoj eklerni Esperanton aŭ progresi en lingvo-uzado dank” al diversgradaj Esperanto-kursoj; ankaŭ prepari sin por fruktodona laboro dum la tuja RIDEF en Lisbono, per kunlaborado en diverstemaj laborgrupoj. Krome, tiean restadon agrabligos distraĵoj (ludoj, kantoj, ekskursoj, eblecoj por sportumado,…).

Eĉ kiuj ne povos poste partopreni en la RIDEF sed tamen deziras plibonigi sian kapablon en Esperanto-uzado, tiuj rajtas partopreni en la AntaŬ-RIDEF, kie ili estos bonvenaj.

Konsilinde estas ĉeesti dum la tuta daŭro (12 tagojn). Tamen eblos partopreni nur parte laŭ periodoj sestagojn daŭraj, ĉu de la 2a ĝis la 8a, ĉu de la 8a ĝis la 14a.

Por ricevi detalajn informojn, la interesatoj bonvolu tuj skribi al: Lĉo Robert,

11 rue des freres Lumiere, F-33150 Cenon, Francujo. Ne atendu! Ju pli frue, des pli sekure por certe ricevi lokon.

L. Robert

kunsido de Ilei-estraro

en Budapesto

Protokoloj de la kunsidoj en Budapeŝto, 19761231-770105.

Ĉeestis: Rektoro Helmut Sonnabend (prezidanto), d-ro Prof. Mario Dazzini (ĝenerala sekretario), s-ro Johano Ingusz (vicprezidanto) s-ro Gaston Turin (vicsekretario) s-ro Olle Olsson (kasisto). Ĉeestis kiel gastoj: s-ino Marcelle Turin, s-ino Karin Ruf, d-rino Prof. Katina Dazzini Oni decidis akcepti la suban tagordon: 1-0. – VI Vintra Esperanto-Ferio kaj Silvestra balo en la kulturdomo 2-0 – Ĝenerala diskuto pri la interna strukturo de ILEI 2-1 – Raporto kaj proponoj de la prezidanto 2-22 – Raporto kaj proponoj de la vicprezidanto 2-3. – Raporto kaj proponoj de la ĝenerala sekretario 2-4 – Raporto kaj proponoj de la vicsekretario 3-0 – Planigo kaj celado de la oficialaj vizitoj 3-1- – Vizito al la klerig-ministerio 3-2 – Vizito alla Pedagoga Sindikato. 3-3. – Vizito al la teritoriaj reprezentantoj de la instrua komisiono de H.E.A. (ILEI-sekcio) 3-4 – Vizito al Hungara Esperanto-Asocio 3-5 – Vizito al vic-ĉefsekciestro pri Budapeŝtaj klerigaj Aferoj en la Urbodomo. 3-6 – Vizito al la Universitato Eotvos Lorand 3-7 – Vizito al fakmezlernejo Egressy Gabor 3-8 – Vizito al la esperantfakaj gelernantoj de Tomori-lernejo 4-0. – Sciigoj de la estraranoj 4-1. – Sciigoj de la prezidanto .1- Rilatoj kun Unesko .2 – Jura stato de ILEI .3 – Deklaro de la prezidanto pri la interkonsento inter ILEI kaj UEA .4 – Nuna stato de lerneja eksperimento en la 2a regiono .5 – Rilatoj inter ILEI kaj AEDE 4-2. – Sciigoj de la kasisto 442 – Sciigoj de la ĝenerala sekretario

— pàgina 5 del PDF —

44. – Sciigoj de la vicprezidanto

5-0 – Redaktado de IPR

5-1. – Lingva kontrolkomisiono

5-2 – Unuiĝo de la kasoj de IPR kaj ILEI

6-0. – XIla Internacia Konferenco de ILEI (19770714-24)

6-1 – Planado kaj fiksado de la konferenco en Luksemburgujo

672. – Fiksado de la programo de la XIa Internacia Konferenco de ILEI 7-0 – Resumo de la laboroj

Programo

19761230

19761231

19770101

19770102

19770103

19770104

19770105

= i: =:

EN, ike bor ile e

SS 5577

17 Kulturdomo — Prelego de prof. d-ro Mario Dazzini pri

«Celoj kaj labormetodo de Ilei».

– 20 Partopreno al la vespermanĝo kaj silvestra balo en la kul-

turdomo.

15 —19 unua estrarkunsido

.20— 21.30 dua estrarkunsido

9 — 11.30 tria estrarkunsido

. 12 Restoracio Esperanto — Komuna tagmanĝo kun la membroj

de la «instrua komisiono» de Hea.

„15 Kunsido en la sidejo de Hea kun la teritoriaj reprezentantoj

de la instrua komisiono de Hea.

.20— 24 kvara estrarkunsido

9 Vizito al fakmezlernejo Egressy Gabor

„11 Vizito al klerig-ministrejo

. 14,30 Vizito al pedagoga sindikato

– 16 Vizito al Hungara Esperanto-Asocio .23 —24.330 kvina estrarkunsido

. 10 Vizito al vic-ĉefsekciestro pri Budapeŝtaj klerigaj kaj kulturaj

aferoj.

. 12 Vizito al vic-dekano de la universitato Eotvos Lorand

. 13 Vizito al katedestro pri aplikita lingvistiko

. 16 Vizito al Esperantofakaj gelernantoj de la Tomori-lernejo. 23 – 145 sesa estrarkunsido

9 —:12 sepa estrarkunsido

Estrarkunsidoj

1-0 – VIa vintra esperanto-ferio kaj silvestra balo en la kulturdomo.

Akceptante la inviton flanke de la organiza komitato de la VIa Vintra Esperanto-Ferio, d-ro prof. Mario Dazzini, ĝenerala sekretario de Ilei, prelegis je la 17 horo de 19761230 en la Kulturdomo, pri ” Celoj kaj labormetodo de Ilei”, donante klarigojn dum la diskutado kaj respondante al kelkaj de bulgara, cehoslovaka, itala kaj soveta gekolegoj.

2-0- Ĝenerala diskuto pri la interna strukturo de ILEI

Sub la titolo ĝenerala diskuto pri la interna strukturo de ILEI, la prezidanto malfermis la diskutadon pri la demando ĉu la nuna interna strukturo de ILEI esr: as ĝusta kaj taŭga, ĉu ĝi povas kontentigi kaj ebligi nacian ekonomian laboron. Leviĝis ankaŭ la demando ĉu la nura sekcia sistemo sufiĉas.

2-1- Raporto kaj proponoj de la prezidanto

La prezidanto informis la estraron pri la fakto ke li petis s-ron Tsaut, Svislando, reorganizi, post la demisioj de d-ro Greutert, la sekcion transprenante provizore la sekciestrecon. Pri la kunlaboro kun esperantaj organizaĵoj, la prezidanto partoprenis la 2an Konferencon de NEM en Parizo dum du tagoj, kaj komisiite esploris la eblecon de kunlaboro inter la du organizoj en la instrukampo. Li konstatis ke NEM, havante nek estraron nek komitaton, ne estas organizaĵo ĉar por ILEI ne estas partnero kun kiu ĝi povas pritrakti lernejajn aferojn, la prezidanto konsilis atendi pluan evoluon.

2-2- Raporto kaj proponoj de la vic-prezidanto

Kolego Ingusz atentigis ke la gekolegoj ne ĉiam havas la eblecon partopreni internaciajn konferencojn kiuj estas tro malproksimaj. Ekestas la problemo de la pagpovo:pro tio li sugestas aranĝi regionajn konferencojn ĉar ili ebligas pli efektivan partoprenon.

2-3- Raporto kaj proponoj de la ĝenerala sekretario.

Kolego Dazzini sugestas plibonigi nian laborsistemon laŭ du direktoj: a) fondi ĉie en la kontinentaj zonoj centrojn, ekzemple en Eŭropo, en Budapesto kaj Parizo.Tasko de la centroj estu kunordigi la tutan ampleksan laboron de ILEI, laŭ la priskribo en la statuto de ILEI, ekzemple aranĝi superajn ekzamenojn, organizi pedagogiajn seminariojn, organizi reciprokajn interŝanĝojn de spertoj rilate plibonigon kaj modernigon de esperanto-instruado; daŭre aranĝi diversajn internaciajn kunvenojn-por infanoj kaj eduki la infanojn al internacia interkompreniĝo. Tio signifas ke la centroj helpu la regionajn sekciojn plenumi diversajn taskojn, kiel ekzemple organizi landajn renkontiĝojn de la infanoj;

b) regule konferenci en aliaj zonoj de ILEI, por ebligi la partoprenon en iu Zono de la instruistoj.

— pàgina 6 del PDF —

2-4- Raporto kaj proponoj de la vic-sekretario.

Kolego Turin opinias ke ekzemple en la franca sekcio mankas la internacia sento:la instruistaro estas tie tro forte ligita al la registaraj direktivoj, tiel ke la geinstruistoj ne inklinas al internaciaj problemoj.

La estraro akceptis la proponon krei centron en Budapesto kaj Parizo kaj la sugeston regule konferenci en aliaj zonoj de ILEI. Por ebligi la plian partoprenon de geinstruistoj en iu zono, la estraro proponis organizi la sistemon de reciproka gastigado, tio estas ke, ekzemple, kolegoj el Aŭstrujo ricevos la eblecon partopreni, pere de kolegoj kiuj gastigos ilin dum la tempo de la konferenco kaj la sekcioj helpantaj de la diversaj centroj sendos delegitojn aŭ partoprenantojn subvenciitajn. La estraro konsideris la kreadon de fonduso por same subvencii gekolegojn el foraj landoj.

3-0- Planigo kaj celado de la oficialaj vizitoj La estraro amplekse diskutas pri la prezentiĝo ĉe la diversaj publikaj instancoj. Pri la vizito al la teritoriaj respondeculoj de la instrua komisiono de HEA, la estraro decidas ke, post aŭskultado de la informoj pri la laboro farita flanke de la instrua komisiono, reciproke informos pri la celoj kaj laborsistemo de ILEI kaj sugestos ekzameni la eblecojn starigi en Budapeŝto centron kiu kunordigos la pedagogian laboron de la sekcioj en la socialismaj landoj. Pri la vizito en la klerigministerio, la estraro decidas danki kaj informi pri jenaj punktoj: 1) la prezidanto dankos pro la eminenta kaj favora apogo de esperanto-instruado en Hungarujo, laŭ tri vidpunktoj: a) la scienca edukado de esperanto-instruistoj en la Universitato Eotvos Lorand sub la gvidado de d-ro Prof. Szerdahelyi kaj la porinstruista laboro en disaj pedagogiaj altlernejoj; b) la multflanka instruado de esperanto en la lernejoj, precipe en la lernejo de Tomori-strato, kie estas deviga studobjekto, esperanto; c) la konsekvenca aplikado de esperanto en diversaj multflankaj tendumadoj internaciaj, kombine kun riĉa korespondado kun infanoj de la tuta mondo; 2) la ĝenerala sekretario informos pri la laboro de ILEI; 3) la vic-sekretario informos pri Frenet-movado kaj pri kunlaboro kun ILEI; 4) la prezidanto parolos pri la aktiveco de ILEI en la kampo dc lernejaj eksperimentoj, montrante la celojn de la eksperimentoj; 5) oni donos informojn pri la agado de la parlamentanoj en Italujo, Francujo ktp. Pri la vizito al pedagoga sindikato, la estraro gratulos kaj dankos pro la unua pozitiva paŝo rilate la uzadon de esperanto, flanke de s-ro Gaspar. Oni montros ke ILEI internacie laboras sur tiu ĉi kampo, en ĉiuj partoj de la mondo kaj informos pri la pozitiva eĥo, dum niaj vizitoj, ĉe aliaj sindikatoj en Francujo, Germanujo kaj Sanmarino. ILEI deziras apogi ĉiujn seriozajn klopodojn eduki la infanojn al internacia interkompreniĝo, al estimo de la homo kaj finfine trovi la leĝojn por la paco. ILEI vi- 8

das la necesan kondiĉon instrui komunan lingvon por ĉiuj infanoj, evitante per tio la lingvan ĥaoson en lamondo. La estraro petos ke la hungara sindikato informu siajn membrojn pri la valoro de internacia lingvo kaj eĉ apliku esperanton en internaciaj konferencoj.

Pri la vizito al Hungara Esperanto-Asocio, la estraro decidas prezenti interalie planon pri starigo de centro en Budapesto pri la kunordigo de la pedagogia laboro de la ILEI-sekcioj en la socialismaj landoj. Samtempe la estraro esploros pri la abonigado al IPR de la Hungara ILEI-sekcio.

Pri la vizito al Vicĉefsekciestro pri Budapestaj klerigaj kaj kulturaj aferoj, la estraro decidas unue informiĝi pri la esperanto-fako en la diversaj lernejaj tipoj, poste demandi pri la eblecoj instrui esperanton en la metiaj lernejoj, en gimnaziaj kaj mezgradaj lernejoj, menciante la nunan sistemon de lernejaj eksperimentoj por lingve orientiĝi, en la angla lingvo aŭ kiel nun, en esperanto, en okcidentaj lernejoj. La estraro demandos la ĉefsekciestron pri similaj eblecoj en la elementaj lernejoj, rilate esperanton, prepari tiucelajn sciencajn eksperimentojn.

Pri la vizito al la Universitato Eotvos Lorand, la estraro decidas peti la dekanon ebligi al eksterlandanoj la partoprenon al koresponda kurso, kun la celo atingi la diplomon pri Interlingvistiko, Esperantologio kaj Metodologio de esperanto.

3-1- Vizito al la Klerigministerio. 19770103. 11a | Akceptis la estraron kaj la akompanantojn la ĝenerala sekretario pri Ĝeneralaj Lernejaj Aferoj, s-ro Laszlo Szabo kaj d-rino Marta Cser. S-ro Szabo salutis la ĉeestantojn kaj informis ilin pri la taskoj kaj laboro de la Mi: nisterio. La prezidanto dankis pro la afabla akcepto kaj esprimis sian kontenton pro la apogo, flanke de la ministerio, rilate Esperanton, je tri niveloj: 1) pro la principa preparo de la instruistoj al esperanto-instruado, en la Universi. tato; pedagogiaj altlernejoj (per tio estas ŝtate diplomitaj esperanto-instruistoj); 2) pro la multflanka instruado de esperanto en lernejoj kaj aparte pro la faka instruado en Tomori-lernejo; 3) pro la multflankaj eksteraj esperanto-aktivecoj de la gelernantoj. La ĝenerala sekretario, d-ro Dazzini, donis al s-ro Laszlo superrigardon pri la laboro de ILEI; per dokumentoj li ankaŭ pruvis la sciencan laboron sur tiu ĉi kampo, speciale pere de dokumentoj kiuj ekestis en Italujo; li informis pri la sukcesplena eksperimento en la unua regiono, en kiu ankaŭ partoprenis Hungarujo kaj kies sci-

enca materialo estas ellaborita fare de Prof. d-ro Szerdahelyi de Universitato Eŭttvos Lorand. D-ro Dazzini petis S-ron Lazslo trovi eblecojn publikigi la materialo-

n-hungare kaj esperante, ĉar tiel la signifplena laboro povas esti antaŭmetita al ĉiuj gravaj instancoj en la landoj kiuj partoprenis la eksperimenton. S-ro Ingusz informis nacilingve, pri la stato de la du eksperimentoj. La prezidanto Sonnabend parolis pri la ĝisnunaj rezultoj de la estrarkunsido, informante ke la estraro konsideris la eblecon krei centron en Budapesto, kies senco estas kunordigi la pedagogiajn celojn, rilafe esperanto-instruadon en la socialismaj landoj; plue li prezentis al la ĝenerala sekretario de la Ministerio, kelkajn kopiojn de IPR, kun la peto trovi la leĝan eblecon ke instruistoj en Hungarujo povu aboni ĝin.

— pàgina 7 del PDF —

10

Alia peto estis ke niaj reprezentantoj de ILEI en Hungarujo kaj D-ro Prof. Szerdahelyi ricevu pli facile la permeson viziti eksterlandajn ILEI-kunvenojn.

La ĝenerala sekretario S-ro Lazslo respondis ke li tre atente aŭskultis kaj konstatis ke la informoj estis por li tre interesaj. Rilatante la petojn, li diris ke ni devas havi paciencon ĉar li nun ne povas jesi aŭ nei: la decido dependas de diversaj cirkonstancoj, ĉefe valutaj kaŭzoj. Rilate la aperon de la scienca materialo de la eksperimento, li klopodos realigi la planon. Pri IPR li konsentis ke jam nun 60 abonoj estu eblaj. La kunveno finiĝis je la 11,50 h.

3-2- Vizito al la Pedagoga Sindikato. 19770102.1430a

Akceptis la estraron kaj la akompanantojn, la Sekretario de la Hungara Pedagoga Sindikato s-ro Sardi Lajos kaj s-ino Faszan Katalin, ŝarĝita pri la internaciaj rilatoj de la sindikato. Post kelkaj afablaj salutvortoj, donis la Sekretario detalajn informojn pri la strukturo kaj fortoj de la Sindikato, kiu estas la kvara laŭ nombro inter 18 sindikatoj. La prezidanto dankis pro la afabla akcepto kaj menciis ke ni ne nur estas instruistoj, sed ankaŭ sindikatanoj; pro tio la informoj estis por ĉiuj tre interesaj kaj impresaj. Li menciis ke la estraro jam vizitis plurajn sindikatojn en Eŭropo, kaj ĉiam konstatis similajn taskojn kaj problemojn. Ĉiam oni sentis la lingvan problemon, ĉar la instruistoj, ĝis nun, ne trovis eliron el la lingva dilemo. La prezidanto demandis al la sekretario ĉu la hungara sindikato ankaŭ okupiĝas pri esperanto, ĉar jam nun multaj hungaraj instruistoj estas esperantistoj. S-ro Ingusz nacilingve, parolis pri la eksperimento en la Unua Regiono kaj s-ro Sonnabend aldonis la planon de Ilei aranĝi dum majo internacian lernejon en St. Gerard en Belgujo, kaj substrekis, kvankam la infanoj el la diversaj eksperimentaj landaj lernejoj havos normalajn studhorojn, la unikon de tiu ĉi lernejo, ĉar ili estas diversnaciaj infanoj instruataj de diversnaciaj instruistoj en nur unu lingvo, nome internacia lingvo: li nomis ĝin la estontecan lernejon! Li kore invitis sendi reprezentanton de la sindikato al tiu ĉi aranĝo. D-ro Dazzini parolis ĉefe pri la idea laboro de ILEI, opiniante ke tiu ĉi mondo nepre bezonas solvon de ĝia plej urĝa problemo: la multflankaj lingvaj diskriminacioj. Li donis tre trafajn ekzemplojn en Italujo, kie la tiel nomataj grandaj lingvoj kreas naciismajn reagojn kiuj kontraŭas al internacieco. Oni demandis al la Sekretario ĉu la Sindikato povus helpi la eldonon de la scienca materialo de la eksperimento. La respondo estis ke la antaŭvidita kvanto de eldonoj por la jaro 1977a estas jam displanita: eble dum 1978-a oni povus konsideri la eldonon. D-ro Dazzini atentigis pri la ebleco ke ILEI aĉetu kaj disdonu kopiojn de la eldonitaj dokumentoj al la Universitatoj kaj gravaj instancoj en la landoj kie ILEI havas sekciojn. La konversacio okazis en tre afabla atmosfero, ĉar la sindikato regalis la ĉeestantojn per refreŝaĵoj. Ĉiu ĉeestanto ricevis riĉan informmaterialon kaj personan donacon. La sekretario de Hungara Esperanto-Asocio estis la enterpretisto. La kun-

veno finiĝis je la 15,40.

3-3- Vizito al la teritoriaj reprezentantoj de la instrua komisiono de H.E.A.

(ILEI – sekcio) – 19770102. 15a Post la invito al la komuna tagmanĝo en restoracio «Esperanto», je la 15a okazis kunsido en la sidejo de HEA. S-ino Zsursa Barcsay, sekretariino de Instrua Komitato de HEA, post la prisalutado de la estraro de ILEI, informis la komitaton statistike pri la lerneja stato en hungaraj lernejoj. Poste ŝi petis la estraron de ILEI, informi pri ĝia laboro, inkluzive pri eblecoj aliĝi al ILEI. La prezidanto de ILEI dankis pro la afabla akcepto kaj petis D-ron Dazzini doni la necesajn informojn, pri la laborsistemo de ILEI. D-ro Dazzini koncize parolis pri la agadmaniero kaj klarigis kelkajn gravajn erojn de la statuto de ILEI, akcentante ke por plenumi ilin, necesas bona kunlaboro de ĉiuj instruistoj. Ĉefe li substrekis la taskon instrui esperanton en la lernejoj kaj sekve priatenti ĉiujn rezultojn, kiuj estas la kondiĉo por ĉiuj pliaj pedagogiaj agadoj. Plue li informis pri la ebleco aliĝi al ILEI, indikante ke la modesta kotizo de 1,50 gld. por ĉiuj, ne estas vere tro alta! Apude li ankaŭ postulis ke necesas pli da civilkuraĝo peti de la instancoj, kiuj pretigas la budĝeton, permesi la personan pagon por la aliĝo. La prezidanto informis pri la nuna laboro de ILEI, kiu ekzamenas kaj studas ĉiujn eblajn vojojn por trovi intereson ĉe la diversaj organizaĵoj en la mondo kunhelpi en la solvo de lingva problemo kaj pli vaste pritrakti la fremdlingvan instruadon. Li opiniis ke necesas la kunlaboro de ĉiuj pozitivaj fortoj, por trovi la taŭgan vojon al la granda idealo de la homaro: humanismo kaj paco. Tute egalas al kiu mondpercepto, raso, religio, la homoj apartenas. Li nomis kelkajn konkretajn paŝojn; li menciis la kunlaboron kun diversaj organizaĵoj, kiel UEA – AEDE – Frenet Movado – SAT – Sindikatoj. Li informis pri IPR kaj opiniis ke ĉiuj instruistoj devus havi la eblecon aboni IPR. Ankaŭ li informis pri la stato de la eksperimento en la du Regionoj. Parolante pri la organiza strukturo de ILEI, li informis pri la decido de ILEI-estraro krei Centrojn en Eŭropa zono:unu en Budapesto, kaj la alia eble en Parizo, celante la kunordigon de la pedagogia laboro en tiuj ĉi grandaj regionoj. S-ro Turin aldonis informon pri la laboro de Freinet-movado, substrekante ke la movado akceptis esperanton :ekzemple partoprenis al la Kongreso de Freinet-movado apud Varsovio pli ol 50 esperantistoj el 150 partoprenantoj. Li atentigis ke novaj kongresoj okazos, unue en Portugalujo, poste en Svedujo kaj instigis partopreni. Kolego Zsolt Gyarmarthy, landa inspektoro de eksperimento en la regiono 2, kritikis ke la nuna ekzistanta enhavo de la rezultoj de la unua eksperimento ne estas komprenebla kaj uzebla kaj opiniis ke nepre baldaŭ aperu la aliaj rezultoj kaj petis la estraron de ILEI helpi D-ron Szerdahelyi en la aperado de la tuto. D-ro Dazzini respondis ke la ĉefa kaŭzo estas la manko de mono por aperigi la

ll

— pàgina 8 del PDF —

materialon.

S-ro Geza Kurucz, redaktoro de «Juna Amiko», kritikis la enhavon de IPR kaj opniis ke mankas ankaŭ forma sistemo rilate enhavon. Li proponis ke devus esti artikoloj pri lingva diskriminacio en la mondo, pri instru-metodoj, kaj sugestis resumi mallonge taŭgajn artikolojn nacilingve.

La prezidanto raportis pri la diversaj etapoj de IPR ĝis hodiaŭ kaj konstatis ke sub la redaktoreco de S-ro Turin, la nuna revuo estas en la direkto de liaj deziroj. S-ro Turin respondis rilate la resuman tradukon ke pli bone estas ke la sekcioj mem traduku resume por la lando gravajn artikolojn.

S-ro Zsolt Gyarmathy sugestis organizi eŭropajn konkursojn kiuj celas la komparon inter diverslingvaj infanoj pri la kono de esperanto.

D-ro Dazzini sugestis ke S-ro Gyarmathy skribu artikolon pri sia ideo kiu povos aperi en IPR kaj en iu cirkulero de ILEI.

Sin anoncis kolegino Palica el Pollando kiel delegitino de Pola Esperanto Asocio, kaj la estraro invitis ŝin partopreni estrarkunsidon de ILEI por samtempe doni informojn pri la lerneja laboro en Pollando. La kunsido finiĝis je la 17 h.

3-4- Vizito al Hungara Esperanto-Asocio. 19770103.16a

Akceptis la estraron kaj la akompanantojn la prezidanto D-ro Jozsef Mateffy, la sekretario s-ro Tibor Vaŝko kaj kelkaj estraranoj. La renkontiĝo havis tre afablan etoson; post ege ĝentilaj vortoj de la prezidanto, kiu salutis la estraranojn de ILEI, ekestis vigla diskutado en kiu la sekretario de HEA, s-ro Tibor Vaŝko donis kelkajn tre interesajn argumentojn, bone pripensitaj kaj formulitaj, pri pozitiva kunlaboro inter HEA kaj ILEI: Ekestis ankaŭ la demando pri starigo de Centro pri kunordigo de metodikaj procedoj rilate esperanton en la socialismaj landoj. Oni volis scii la konkretajn celojn de la Centro kaj la sekretario de HEA pridubis ĉu oni povos trovi la necesajn homojn.

S-ro Ingusz klarigis ke certe estas en la socialismaj landoj kapablaj homoj, kiuj estos pretaj kunlabori.

Dum la diskutado ĝenerale montriĝis ke la ĉeestantoj principe vidas la pozitivan eblecon:tion aparte substrekis la pola delegitino. La kunsido finiĝis je la 19 h.

3-5- Vizito al vic-ĉefsekciestro pri Budapestaj klerigaj Aferoj en la Urbodomo. 19770104.10a La estraro estis akceptita de D-ro Gabor Vajna, vic-sekciestro pri Budapestaj klerigaj kaj kulturaj aferoj en la urbodomo. Post la prisalutado, S-ro Gabor Vajna informis detale pri la lerneja sistemo en Budapesto. Ekestis interesa kaj vigla diskutado pri la lingva instruado. S-ro Vajna diris ke ankaŭ hodiaŭ oni devas priatenti la tradicion lingvan; tamen li opiniis ke estontece nepre devas ŝanĝi esence la lingvan instruadon en la lernejoj favore al esperanto. Li ankaŭ same opinias kun la estraro, ke la eblecon, apud la rusa lingvo, fakultative, lerni esperanton en la elementa lernejo. Du konsentoj de li estis por la estraro aparte gravaj: 1) Li petis ke la vicprezidanto s-ro Ingusz, skribu artikolon pri la instruado de esperanto kaj pri la utilo de internacia lingvo por la inter kompreniĝo inter la po-

T2

poloj: la artikolo aperos en la oficiala revuo de la ĉefsekcio:«Bud vesti Nevelo». 2)Li certigis rilate la peton de la vicprezidanto, ke li helpos en la organizado de kurso de esperanto por pedagogoj en la Centra Kulturdomo de la pedagogoj.

3) Li donacis al la estraro du lignajn ĉizaĵojn faritaj de metilernantoj: per tiu do-

naco ili volis esprimi sian simpation al esperanto. Kune kun la vicprezidanto, li in-

tencas viziti la lernejon por informi pri esperanto kaj eble starigi kurson. La kunsido finiĝis je la 11,40 h.

3-6- Vizito al Universitato Eŭotvos Lorand. 19770104.12a

Akceptis la estraron kaj akompanantojn la Vic-dekano D-ro Prof-ro Peter Mihaly. La vic-dekano detale informis la estraranojn kaj akompanatojn, inter kiuj ĉeestis D-ro prof-ro Szerdahelyi, pri la historio de la Universitato, pri la fakultatoj kaj studprogramoj. Li menciis ke la nombro de la studentoj estas 3.000 en 3 fakultatoj.

La prezidanto parolis pri unu ĉefa tasko de ILEI, nome prepari instruistojn al esperanto sur la sama nivelo kiun havas aliaj instruistoj pri fremdaj lingvoj, ĉar nur tiel la esperanto-fako en la lernejoj povas esti rigardata serioze. Li informis pri longjaraj konsideroj kaj rezonoj kiuj ekestis inter prof-ro Szerdahelyi kaj li. Ambaŭ opiniis ke oni devus eluzi la eblecojn kaj kondiĉojn kiujn jam donas la esperanto-fako de la Universitato. La rezonoj estis ke nur en la Universitato Eŭtvos Lorand estas la scienca bazo por esperanto laŭ lingvistikaj kaj interlingvistikaj principoj. Konkrete petis la prezidanto ebligi por eksterlandaj instruistoj korespondajn kursojn kiuj finiĝos per universitata diplomo.

La Vic-dekano respondis, ke li sentas la peton de ILEI kiel grandan honoron por la Universitato kaj promesis prezenti la peton al la Dekano, kaj supozis ke, malgraŭ diversaj obstakloj, la propono povos konkretiĝi: D-ro Dazzini demandis ĉu eblus ke la Universitato zorgu pri la eldono la ampleksa scienca materialo pri la Unua Eksperimento, ĉar ĝi, por la plua laboro de ILEI, estas tre grava.

ILEI estas preta minimume aĉeti 3.000 volumojn en hungara kaj esperanto lingvoj. La vic-dekano tre favoris al la peto kaj post interkonsento kun ŝtataj aŭtoritatoj, verŝajne ne plu estos malhelpoj por la eldono. La kunveno finiĝis je 12,50.

3-6-1 – Akcepto fare de d-ro Prof-ro Janos Balazs, katedestro pri aplikita lingvistiko. 19770104.13a Per la traduko de Prof. D-ro Szerdahelyi, prof-ro Balazs preskaŭ prelegis pri la loko de esperanto en la kampo de lingvistikaj sciencoj. En sia tre interesa prelego li akcentis, ke post longjara instruado kaj propagandado de esperanto, tiu ĉi lingvo nepre devas esti science esplorata. Li eliris de la konvinko ke internacieco devas esti konsiderata de du flankoj; internacieco kondiĉas la ekziston de nacioj, tio signifas por esperanto ke ĝi apud nacioj lingvoj koincidas kun la internacieco. Li ankaŭ opiniis ke por atingi la celon, ankaŭ la helpo de grava organizaĵo kiel Ilei estas bezonata, krome necesas organizi internacian simpozion en kiu esperanto, en vico de aliaj fremdaj lingvoj, devas esti esplorata. Ĉiuj ĉeestantoj estis,

13

— pàgina 9 del PDF —

pere de la argumentoj, tre impresitaj, La kunveno fimigis je ia 13.55 h.

3-7- Vizito al fakmezlernejo Egressy Gabor. 19770103.09a

Je invito de la direktoro de la lernejo, s-ro Mehezs Lajos, vizitis la estraro, akompanata de s-ro Behrmann kaj s-ino Palica, la lernejon. La direktoro. per traduko de s-no Tsursa Barcsaj, informis la ĉeestantojn pri la organizo de la lernejo, pri la diversaj fakoj kaj celoj de la instrua laboro. Poste havis la vizitantoj la eblecon rigardi unu klason de elektra fako, kaj unu laborejon en kiu profesiaj lernantoj manlaboris. La vizito finiĝis je la 9a 45.

3-8- Vizito al la esperantfakaj gelernanroj de Tomori-lernejo. 19770104.16a Akceptis la estraron kaj akompanantojn la direktoro de la lernejo, nia vicprezidanto Johano Ingusz. Li post bonvenigo, konatigis la estraron kun ĉeestantaj gekolegoj kiuj alvenis el malproksimaj urboj kaj vilaĝoj. La infanoj prezentis en aparta ĉambro, vicon de bone preparitaj kantoj, ludoj kaj skeĉoj:ili sukcesis tiucele ankaŭ aktivigi la estraron. Ĉiuj ĉeestantoj forte aplaŭdis kaj la ĝenerala sekretario transdonis kelkajn florojn manlaboritajn de italaj geknaboj, dum la prezidanto aparte gratulis la gekolegojn, s-ino Iren Patay kaj s-ro Francisko Balogh. Poste regalis la direktoro s-ro Ingusz, estraron kaj aliajn gastojn. La vizito finiĝis je la 22,30 h.

4-0 – Sciigoj de la estraranoj.

La estraranoj informas pri la farita laboro depost la lasta estrarkunsido en Massa. 4-1- Sciigoj de la prezidanto.

La prezidanto informas detale pri la nuna stato de la eldono de IPR.

Surbaze de la decido en Sanmarino, ke la kredito pagita al IPR estas nuligita kaj ke ĉiuj pagoj kaj plusoj restu en la kaso de ILEI, d-ro Dazzini proponis ke la estraro decidu ke ĉiuj pagoj rilate IPR-on, eniru rekte en la kason de ILEI. Li aldonis ke por la kalkulado de IPR-konto ĝis fino 1976, respondecas la nuna administranto de IPR, s-ro Sonnabend. Li bonvolu, okaze de la estonta ILEI-konferenco, antaŭmeti la finkalkuladon al elektotaj kontrolistoj. Post detala diskuto akceptis la estraro, 4 kontraŭ 1, la proponon. S-ro Olsson petas ke rilate la decidon, oni protokolu la jenon:«Mi estis elektita kasisto de ILEI en Sanmarino, ne kasisto de IPR. En Sanmarino la Asembleo ankaŭ decidis transformi la pruntedonon de ILEI al IPR er. elspezo kaj akceptis la proponon ke ĉiuj plusoj en IPR-kaso estu ĝirendaj en la konton de ILEI. Tiun decidon oni faris en foresto de la kasisto de I.E] kaj en la paragrafo estas nenio pri la kaso de IPR nek pri la revizio de tiu kaso. La informon pri la nova situacio mi ricevis la 10-an de Decembro 1976 kaj la estraron decidon la 4-an de Januaro 1977. Pravegas UEA por la miksaĵo de la du kasoj de ILEI kaj IPR». La ĝenerala sekretario protokolis la vortojn diktitaj de s-ro Olsson La estraro de ILEI decidis ke, laŭ propono de la redaktoro de IPR, gesinjoroj Chapman Ilary, Gunther Doliva, Leo Lentaigne kaj s-ino Otto Elsa eniru en la lingvan kontrolkomisionon pri IPR.

4-1-1- Rilatoj kun Unesko. La prezidanto informis pri la enhavo de sendita letero al Unesko pri la memstareco

14

kaj sendependa stato de ILEI. Mankas ankoraŭ la responda letero de UEA, kiu, laŭ la interkonsento pri kunlaboro, atestu pri la sendependo, kaj memstareco de ILEI.

4-1-2-Jura stato de ILEI.

Mankas ankoraŭ la jura personeco de ILEI kaj post konstato ke en Francujo neniel eblas esti registrita, la ĝenerala sekretario kaj la prezidanto klopodos akiri aŭ en Italujo aŭen Germanujo la juran registradon de la Ligo.

4-1-3-Deklaro de la prezidanto pri la interkonsento inter ILEI kaj UEA.

La prezidanto informis la estraron pri la senco de sia «Deklaro pri la interkonsento inter ILEI kaj UEA». Li provis komprenigi al la estraranoj kial li skribis sian deklaron kaj substrekis ke li ne intencis pridubigi sian pretecon de reala kunlaboro, sed nur intencis diri sian personan opinion. La estraranoj esprimis sian opinion. S-ro Turin kritikis la frazon:« la interkonsento kun UEA estas utila sed ne grava». kaj malaprobas ĝin. S-ro Olsson opinias tiun artikolon tute ne necesan kaj esperas ke tiu afero inter UEA kaj ILEI estis solvita. S-ro Ingusz konsideras la artikolon superfluan ĉar se jam ekzistas interkonsento, estus devinta atendi ĝis kiam la alia partnero reagas. D-ro Dazzini opinias ke la deklaro devis esti subskribita nur de Helmut Sonnabend kaj ne de li kiel prezidanto de ILEI, ĉar la enhavo de la deklaro ne respegulas la decidon de la estraro de ILEI, lojale kaj pozitive kunlabori, kiel memstara kaj sendependa organizo, kun UEA.

4-1-4-Nuna stato de lerneja eksperimento en 2a regiono. La prezidanto informis ke estas antaŭvidite kaj preparate kunvenigi la infanojn en internacian lernejan semajnon en Saint Gerard, Belgujo, de 197705 14 ĝis

19770520. | | 4-1-5-Rilatoj inter ILEI kaj AEDE.

Internacia kolokvo egalpartia inter ILEI kaj AEDE pri la rolo de esperanto en la instruado kaj pri la instruado de fremdaj lingvoj en Eŭropo, okazis en Parizo 19771110 kaj 11. La prezidanto informis la estraron pri la enhavo de la konkludoj faritaj en la unua kunsido en Parizo inter ambaŭ komisionoj. La estraro konstatis ke la enhavo de la konkludoj estas pozitiva kaj ĝi dankas ĉiujn partoprenintojn en la komisiono, aparte la ILEI-komisiitojn, pri ilia bonega laboro. La estraro konludis ke tiu ĉi fruktodona laboro nepre devas esti daŭrigata kaj opinias ke baldaŭ la estraroj du AEDE kaj ILEI kunvenu en Belgujo por komune diskuti pluajn paŝojn por tiel doni novajn direktivojn al la komisiono. Gi ankaŭ konsentas ke en novan komisionkunsidon eniru aliaj membroj. La estraro de ILEI konsideras, en la sekvo, aranĝi komunan simpozion en Bruselo aŭ en Parizo por studi kiamaniere solvi la lingvan problemon inter la instruistoj kaj kiel eduki niajn infanojn al estonta komuna Eŭropo. 4-2 – Sciigoj de la kasisto. S-r» Olsson informis pri la kasa stato de ILEI. Por 1976 ne pagis la kotizojn jenaj sek -ioj:Grekujo, Islando, Israelo, Japanujo, Jugoslavujo, Kanado, Kolombujo, Peruo. Pollando, Sovetunujo, Suda Koreujo. D-ro Dazzini petis s-ron Olsson havigi 15

— pàgina 10 del PDF —

al li ĉiujn kopiojn de forsenditaj leteroj, same kiel faras aliaj estraranoj.

La prezidanto proponas al la estraro nuligi la konton en UEA por eviti plurajn kontojn. La estraro aprobas unuanime la proponon, kaj petas ke s-ro Olsson skribu tiucele al UEA.

4-3 – Sciigoj de la ĝenerala sekretario.

D-ro Dazzini donis superrigardon pri la stato de diversaj sekcioj kaj de eŭropaj kaj mondaj organizoj.

Apartan atenton li donis al la sekcioj en la socialismaj landoj; li raportis pri la apartaj malfaciloj en la rusa, pola kaj rumana sekcioj; komuna al ili estas la fakto ke ili deziras havi pli da agadeblecoj kaj ke ili estas serĉantaj vojojn por havigi al si la oficialan rekonon de la asocioj kaj de la ŝtato.

Pri Ĉinujo li informis ke estas jam kelkaj eblecoj esplorendaj por poste havi pli direktajn kontaktojn; ekzemple, ekzistas la deziro ricevi dokumentojn por doni pli bonan superrigardon al ili kaj interŝanĝi infanliteraturon. Pri la stato de la kunlaborantaj individuaj personoj, ILEI daŭrigas sian informservon.

Krome li informis pri Eŭropa Centro:voĉlegis la protokolon de la kunsido en Ateno kaj konstatis ke pro la troa okupiteco de la UEA-komitatanoj, oni ne povis profunde diskuti la Eŭropajn problemojn: Ilei kunlaboras laŭ siaj eblecoj, principe kaj precipe sur la teĥnika kampo de la instruado; pri la politika flanko, ILEI ne povas okupiĝi.

Li konatigis al la estraro diversajn dokumentojn de ne esperantaj mondaj organizoj, kun la peto ke la koncernaj estraranoj okupiĝu pri la materialo.

4-4 – Sciigoj de la vicprezidanto.

S-ro Ingusz konstatis ke post la interkonsento inter ILEI kaj UEA, la interrilato al socialismaj landaj asocioj normaliĝis. La prezidanto ricevis la informon flanke

de la Hungara Esperanto Asocio ke ĝi, kun granda kontenteco, notis la novajn rilatojn. ‘

5-0- Redaktado de IPR. Pri la redaktado de IPR zorgos kiel ĝis nun, la vicsekretario, s-ro Turin. Por la korekto de la presprovoj helpos d-ro Dazzini kaj Bruĉjo Kasini.

5-1- Lingva kontrolkomisiono. La gekolegoj Chapman Ilary, Gunther Doliva, Leo Lentaigne kaj Otto Elsa formos la lingvan kontrolkomisionon.

5-2- Unuiĝo de la kasoj de IPR kaj ILEI. :

Laŭ la decido de la estraro, la kasisto de ILEI s-ro Olsson enkasigos ankaŭ la abonprezon de IPR por la tuta jaro. La estraro ankaŭ konsideris la eblecon ŝanĝi estonte la formon de la membrokotizoj. IPR-abonantoj pagante la abonprezon aŭtoma-

te pagus ankaŭ le membrokotizon: ne abonantoj devos kontraŭe pagi la fiksitajn “membrokotizojn.

6-0- XIla Internacia Konferenco de ILEI (14-24/7/1977). Kontraŭe al la decido de la Asembleo en Sanmarino, okazigi la konferencon en 16

Rejkjavik, devis bedaŭrinde la estraro konstati ke la kondiĉoj tie estas tiel malfavoraj ke ili por niaj membroj ne plu estas diskuteblaj. Gefratoj Dazzini en Ateno parolis longe kun s-ro Ragnarsson, sekciestro de ILEl, por esplori la eblecon ricevi pli konvenajn kondiĉojn por okazigi la Xlan Konferencon, sed vane.

Post rezigno aranĝi la Konferencon flanke de Prof-roj Sarmiento kaj Regulo Perez en la Kanariaj Insuloj, la estraro esploris aliajn eblecojn kiel en Francujo, en Belgujo kaj en Luksemburgujo. Post analizo de la diversaj kondiĉoj, la estraro elektis Luksemburgujon. Kolego Albert Wickler transprenisla respendecon pri la organizado. 6-1- Planado kaj Fiksado de la Konferenco en Luksemburgujo.

La estraro decidis ke la Xla Konferenco okazu sur Kirchberg apud Luksemburgo, de la 14a ĝis la 24a de Julio 1977.

6-2- Fikasdo de la programo de la XIa Internacia Konferenco de ILEI.

La estraro diskustis pri la formo kaj decidis pri la enhavo de la konferenco. Temo

de l» konferenco estas:«La kultura valoro de esperanto»

La inaŭguran prelegon faros d-ro Dazzini.

La programo de la konfrerenco dividiĝas en tri partoj:

a) kulturaj prezentaĵoj el la diversaj nacioj, kiel literaturo, muziko, pentrarto;

b) seminario:la materialo de la diversaj studobjektoj celantaj internacian ekzameniĝon;

c) vizitoj al diversaj aŭtoritatoj kaj instancoj.

7-0- Resumo de la laboroj.

Resumo la estraro konstatas ke la estrarkunsido en Budapeŝto plenumis ĉiujn, laŭ

la protokoloj, skizitajn dezirojn kaj celojn. Apartan gravecon havis la diversaj vi-

zitoj ĉe la Ministerio pri Edukado, Sindikatoj, Instancoj pri lernejaj aferoj, la Ur-

bodomo kaj Universitato. Tiun ĉi sukceson konfirmis la Hungara Esperanto-Aso-

cio. La Kunsido de ILEI-estraro en Budapeŝto finiĝis je la 19770105.1150a.

La ĝenerala sekretario (d-ro Prof. Mario Dazzini)

En la venonta numero, ni prezentos la unuajn informojn pri la 11a internac ia konferenco de Ilei, kiu — kiel anoncite — okazos en Luksemburgujo de la 14a ĝis la 24a de julio 1977. Tamen jam nun la interesitoj povas ricevi abundajn informojn sin turnante al: Albert Wickler, 4 rue des charbons, Esch-sur-Alzette (Luksemburgujo).

17

— pàgina 11 del PDF —

du proponoj por la nova statuto

dana propono

Paragrafo 1. ($ 1)

La Internacia Ligo de Esperantistaj Instrui-

stoj, en plua teksto la Ligo, estas unuiĝo de

Esperanto-parolantaj instruistoj kun rajto

instrui en oficiala lernejo. Ili povas aliĝi al

la Ligo kolektive per landa sekcio aŭ indivi-

due en landoj sen tia organizaĵo.

La Ligo estas memstara en rilato al kiu ajn

alia organizaĵo.

Ĝi estas partipolitike kaj religie neŭtrala kaj

ne responsas pri propralanda agado flanke

de sekcio.

Kondiĉoj por membriĝo estas por sekcio, ke

ĝi:

a. havas minimume kvin pagintajn membrojn,

b. estas aprobita de la Liga estraro,

c. pagas regule sian kotizon al la Ligo,

d. rekonas la statuton de la Ligo.

Por individuaj membroj validas la tri lastaj

kondiĉoj.

Asocio, Esperanta aŭ ne, kiu konsentas pri

la celoj de ILEI povas esti kolektiva mem-

bro per pago de la minimuma membrokoti-

zo.

Paragrafo 2 ($ 2)

La celo de la Ligo estas:

a. unuigi ĉiujn instruistajn Esperanto-organizaĵojn por sisteme labori por la enkonduko de Esperanto en ĉiuspecajn lernejojn.

b. eventuale aranĝi superajn ekzamenojn pri instruado de la internacia lingvo.

c. organizi pedagogiajn kaj Ligajn konferencojn laŭ invito de unuopaj landaj sekcioj,

18

d. organizi reciprokajn interŝanĝojn pri spertoj rilate al plibonigo kaj modernigo de Esperanto-instruado,

e. organizi interŝanĝojn de diversaj spertoj en la pedagogiaj scienco kaj praktikado,

f. okazigi diversspecajn aranĝojn internaciajn por infanoj, por ke ili apliku la internacian lingvon,

g. eduki al internacia interkompreniĝo.

Paragrafo 3 ($ 3)

En realigo de siaj celoj kaj programoj la Ligo kunlaboras kun konvenaj organizaĵoj en kaj ekster la Esperanto-movado.

Paragrafo 4 ($ 4)

Stampo de la Ligo estas rondformo kun kvinpinta stelo en la mezo kaj litero E en ĝi kaj kun plena nomo de la Ligo.

Paragrafo 5 ($ 5)

La sekcioj kaj individuaj membroj pagas al la Ligo fiksitan jarkotizon. Individuaj membroj pagas kvinoble.

Paragrafo 6 ($ 6)

Membreco en la Ligo ĉesas:

a. per libervola eksiĝo,

b. pro dujara nepago de kotizo, c. pro kontraŭstatuta agado.

Paragrafo 7 ($ 7)

La organoj de la Ligo estas: a. la Komitato.

b. la Estraro,

c. la Kontrola Komisiono.

Paragrafo 8 ($ 8-11-12)

La Komitato estas la plej alta instanco de

la Ligo kaj decidoprova pri ĉiu Liga afero. Ĝi konsistas el delegitoj elektendaj dum ĝeneralkunveno de landaj sekcioj jene: Sekcioj kun

a. ĝis 30 membroj unu delegiton,

b. ĝis 60 membroj du delegitojn,

c. ĝis 90 membroj tri delegitojn ktp.

Laŭ pagitaj membrokotizoj por la antaŭa jaro ricevitaj de la Liga kasisto. Sekcio ne gustatempe paginta perdas la delegitan rajton.

La Komitato kunvenu almenaŭ unu fojon jare kaj se eble en kadro de konferenco. La prezidanto voku al Komitata kunveno almenaŭ ses monatojn antaŭ ĝia okazigo. La kunveno estu publika.

Paragrafo 9 ($ 9-11)

La komitato de la Ligo en sia kunvena ta-

gordo:

a. pritraktu estrarajn raportojn inkluzive la kasistan de la pasinta jaro elsenditajn al la komitatanoj kaj sekcioj almenaŭ tri monatojn antaŭe,

b. decidu pri aprobo,

c. decidu pri gvidlinioj de la Ligo kaj fiksu laborprogramojn,

d. akceptu aŭ ŝanĝu la statuton,

e. fiksu la budĝeton,

f. fiksu la membrokotizon,

g. elektu estraranojn kaj ties anstutaŭan-

tojn,

h. fondu eventualajn komisionojn de la Ligo kaj difinu ties taskojn, ,

i. fiksu lokon kaj tempon por venonta kunveno post pritrakto de venintaj invitoj,

j. pritraktu proponojn alvenintajn al la komitatanoj almenaŭ ses semajnojn antaŭe.

Paragrafo 10 ($ 10- 12)

Se ne eblas trovi unuanime akcepteblain solvojn la Komitato decidas per simpla plimulto de voĉdonantoj.

Sekcioj, kies delegitoj ne povas ĉeesti, pova-

s enflui al la decidoj per skriba argumentado, kiu estu voĉlegata dum la kunsido.

En kazo de neeblo kunveni, okazu referendumo, kies decido validas same kiel tiu de kunsido.

La komitatano estas devigita antaŭe disku-

ti la tagordon kun sia sekcia estraro.

Paragrafo 11 ($ 13)

La Liga estraro konsistas el prezidanto, vicprezidanto, sekretario, vicsekretario kaj kasisto.

La oficdaŭro estas trijara, tiel ke en unu jaro oni elektas prezidanton, en alia vicprezidanton kaj vicsekretarion, kaj en tria jaro sekretarion kaj kasiston. (La unuan fojon la oficdaŭro por la vicprezidanto kaj vicsekretario estu unujara, kaj dujara por la sekretario kaj la kasisto).

Paragrafo 12 ($ 14.

La devoj de la prezidanto estas: a. prezidi kunsidojn de la estraro kaj komi-

tato, b. reprezenti la Ligon en ĉiuj eksteraj aferoj,

c. certigi — persone aŭ per komisiitoj — kontakton kaj kunlaboradon kun gravaj instruistaj organizaĵoj kaj institucioj ekster la Esperanto-movado,

d. kunvoki kunsidojn de la estraro kaj ko- “mitato.

Paragrafo 13 ($ 15)

La devoj de la vicprezidanto estas:

a. kontaktiĝi kun la komitatoj kaj la unuopaj komisionoj, orientigi ilin kaj helpi ilin en ilia laboro,

b. anstataŭi la prezidanton je lia foresto,

c. prepari la statistikon pri lernejoj en kiuj oni instruas Esperanton.

Paragrafo 14 ($ 16)

La devoj de la sekretario estas:

19

— pàgina 12 del PDF —

a. respondeci pri la organiza stato de la Ligo,

b. kontaktiĝi kun la landaj sekcioj de la Ligo, instigi kaj orientigi ilian laboron,

c. eltrovi vojojn por instigi fondon de sekcioj en landoj, en kiuj ili ankoraŭ ne ekzistas,

d. fari la jaran raporton.

Paragrafo 15 ( 8 17)

La vicsekretario devas helpi aŭ, se necese, anstataŭi la sekretarion.

Paragrafo 16 ($ 18)

La devoj de la kasisto estas:

a. kontaktiĝi kun ĉiuj kasistoj de la landaj sekcioj klopodante ĝustatempe enkolekti membrokotizojn,

b. esplori eblecojn por solvi financajn problemojn de la Ligo per aliaj rimedoj,

c. fari raporton pri la financa stato de la Ligo.

Paragrafo 17 ($ 19)

La devoj de la landaj sekcioj de la Ligo estas:

a. fari jaran raporton pri la laboro de la pasinta lerneja jaro (decida tago ĉiam la la de Januaro) kaj sendi ĝin al la ĝenerala se-

20

kretario antaŭ la fino de Februaro.

b. fari la necesan statistikon kaj raporti pri tio al la Estraro,

c. fortigi ne nur la propran prestiĝon en sia lando, sed ankaŭ tiun de la Ligo,

d. pagi akurate la membrokotizojn sub mencio de la nombro da anoj en la landa sekcio.

Paragrafo 18 ($ 20)

La kontrola komisiono konsitas el 3 membroj: ĝia tasko estas unufoje en la jaro kontroli ka kasostaton kaj financan manipuladon de la kasisto. Pri la farita laboro la Kontrola Komisiono faras raporton al la Komitato de la Ligo.

Paragrafo 19 ($ 19)

Lo statuto de la Ligo estas ŝanĝebla nur per kunveno de la komitato. Ŝanĝojn devas aprobi 2/3 de la voĉdonantoj.

Paragrafo 20 ($ 20)

Por malfondo de la Ligo devas voĉdoni 2/3 de la voĉdonantoj dum du sinsekvaj jaroj. La komitato decidu pri la posedo de la Ligo utile al Esperanto-pedagogia celo.

Proponita de la dana sekcio en majo 1976

sveda propono

Paragrafo 1.

La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, en plua teksto la Ligo, fondita en 1949 kaj agnoskita de Unesko la 13an de oktobro 1952, estas unuiĝo de esperantistaj instruistoj, profesiaj aŭ okazaj.

Ili povas aliĝi al la Ligo aŭ kolektive per landaj sekcioj, kiuj havas minimume 5 pagantajn membrojn, aŭ, en landoj kie ne troviĝas organizitaj sekcioj, individue.

Sekcio, kiu petas aliĝon, devas liveri skriban rekonon de la statuto de la Ligo. Pri aliĝpetoj de sekcioj kaj individuoj decidas la estraro pri akcepto aŭ ne. Tiaj decidoj estu aprobataj aŭ ne ĉe neksta komitata ĉefkunveno.

Paragrafo 2.

La celoj de la Ligo estas:

a. unuigi ĉiujn instruistajn esperantoorganizaĵojn en la mondo por sisteme labori porla enkonduko de Esperanto en ĉiuspecajn lernejojn,

b. eventuale aranĝi superajn ekzamenojn pri instruado de la Internacia Lingvo.

c. organizi pedagogiajn konferencojn laŭ invito de unuopaj landaj sekcioj,

m~

organizi reciprokajn interŝanĝojn de sper-

toj de la monda esperanto-instruistaro

rilate al plibonigo kaj modernigo de la esperantoinstruado,

d. organizi interŝanĝojn de la plej diversaj spertoj el la pedagogia scienco kaj praktikado,

e. fari la plej diversajn aranĝojn internaciajn por infanoj, por ke ili apliku la Internacian Lingvon.

f. eduki la infanojn al internacia interkom-

preniĝo.

Paragrafo 3.

En realigo de siaj celoj kaj programoj la Ligo kunlaboras kun diversaj esperantistaj kaj neesperantistaj organizaĵoj.

Paragrafo 4.

Membreco en la Ligo ĉesas per a. libervola eksiĝo, b. preterlaso, laŭstatute pagi siajn kotizojn,

c. kontraŭstatuta agado.

Paragrafo 5.

Organoj de la Ligo estas a) la Komitato, b) la Estraro, c) la Kontrola Komisiono, ĉ) por specialaj agadoj elektitaj Komisionoj.

Paragrafo 6.

La Komitato estas la plej alta instanco de la Ligo kaj decidopova pri ĉiu Ligaj aferoj. La komitato konsistas el delegitoj, kiujn la landaj sekcioj laŭ siaj propraj statutoj elektis. Sekcio kun 5-30 pagantaj membroj rajtas elekti unu delegiton, kun 37-60 membroj du delegitojn, 67-90 membroj tri delegitojn, ktp. Ŝlosila bazo estas la ĝustatempe pagitaj membrokotizoj por la antaŭa kalendara jaro.

Paragrafo 7.

La komitato kunsidu ĉiun jaron por ĉefkunveno, al kiu la prezidanto voku minimume 6 monatojn antaŭ ĝia okazigo. Cetere la komitato kunvenas, kiam la estraro aŭ du sekcioj tion postulas.

La ĉefkunveno de la komitato se eble okazu en la kadro de instruista konferenco. La komitatajn kunsidojn ĉiu membro rajtas ĉeesti kiel aŭskultanto. Se la komitato tiel deci-

21

— pàgina 13 del PDF —

das, eksterkomitata membro raitas paroli kaj fari proponojn, sed ne voĉdoni.

Ĉe komitata kunveno ĉiu ĉeestanta delegito havas por si mem unu voĉon kaj krome povas sur bazo de rajtigilo voĉdoni por unu, kaj nur unu, delegito de sia landa sekcio. La rajtigilon povas doni la koncerna delegito aŭ la prezidanto de la sekcio.

Simpla plimulto validigas decidojn, se por certaj kazoj la statuto alion ne preskribas.

Paragrafo 8.

La ĉefkunveno de la komitato pritraktas la raportojn de la estraro, de la kasisto, de la kontrolkomisiono kaj aliaj komisionoj, kaj sur la bazo de tiuj raportoj decidas pri liberigo aŭ ne por la estraro kaj koncernaj komisionoj de plua responso pro ilia agado dum la pasinta jaro, decidas pri la gvidlinio de la Ligo, fiksas laborpro-

gramon, decidas pri statuto, budĝeto, membroko-

tizoj, kaj elektas estraron.

Paragrafo 9.

En kazo de neeblo kunvenigi la Komitaton,

la estraro aranĝu referendumon skriban inter la komitatanoj. Per referendumo atingitaj decidoj same validas kiel ĉe komitataj kunsidoj. Por respondi en referendumo la komitato ha-

vu tempon de du monatoj. Same kiel ĉe kunsidaj

decidoj simpla plimulto validigas la decidojn.

Paragrafo 10.

Por ke la laboro en la Ligo okazu laŭ plej facila kaj plej orda maniero, la komitato por certaj proceduroj povas starigi Regularon, kiu ne havas karakteron de statuto, sed povas servi kiel precizigon de statutaj preskriboj aŭ regularon pri komisionoj ktp.

22

Paragrafo 11.

La estraro havas la taskon plenumi la decidojn de la komitato kaj inter la komitataj kunvenoj gvidi la aferojn de la Ligo. Gi konsistas el prezidanto, vicprezidanto, sekretario, vicsekretario kaj kasisto. La oficperiodo estas trijara. Unu jaron oni elektas prezidanton, duan jaron vicprezidanton kaj sekretarion, trian jaron vicsekretarion kaj kasiston.En okazo, kiam tiu regulo ne konformasal faktaj cirkonstancoj, oni mallongigu la oficperiodon por elektado por atingi konformecon.

Paragrafo 12.

La devoj de la prezidanto estas: a) prezidi kun-

sidojn de la estraro kaj de la komitato, b) repre-

zenti la Ligon en ĉiuj eksteraj aferoj, c) certigi — persone aŭ per komisiitoj — kontakton kaj kunlaboradon kun gravaj instruistaj organizaĵoj

kaj institucioj ekster la esperantomovado, ĉ) ku-

nvoki kunsidojn de la estraro kaj komitato. La devoj de la vicprezidanto estas: a) kontaktiĝi kun unuopaj komisionoj, orientigi ilin kaj

helpi ilin en ilia laboro, b) anstataŭi la prezidanton je lia foresto, c) prepari la statistikon pri ler-

nejoj en kiuj oni instruas Esperanton.

La devoj de la sekretario estas: a) responsi pri la organiza stato de la Ligo, b) kontaktiĝi kun la landaj sekcioj de la Ligo, instigi kaj orientigi ilian laboron, c) eltrovi vojojn por instigi fondon de sekcioj en landoj, en kiuj ili ankoraŭ ne ekzistas, ĉ) fari la jaran raporton al la komitato.

La vicsekretario devas helpi aŭ, se necese, anstataŭi la sekretarion.

La devoj de la kasisto estas: a) kontaktiĝi kun ĉiuj kasistoj de la landaj sekcioj, klopodante ĝustatempe enkolekti membrokotizojn, b) esplori eblecojn por solvi financajn problemojn de la Ligo per aliaj rimedoj, c) fari raporton pri la financa stato de la Ligo.

Paragrafo 13.

Ĉiuj kotizoj por iu jaro devas esti enpagitaj al la kasisto de la Ligo antaŭ la fino de januaro en la sekva jaro. Sekcioj, kiuj ne plenumas tiun kondiĉon, perdas la rajton havi delegitojn

en la sekva ĉefkunveno de la komitato.

Paragrafo 14.

La kontrola komisiono konsistas el 2 membroj kun unu anstataŭanto. Ĝia tasko estas kontroli la kasostaton kaj la financan man: – puladon de la kasisto. Pri la farita laboro ĝi ĉiujare faras raporton al la komitato de la Ligo.

Paragrafo 15.

Se la Ligoentreprenas specialajn aranĝojn, kiuj grave influas al la ekonomio de la Ligo, tiuj aranĝoj — ĉiuj aparte — havu apartan kontadon pri sia ekonomio kun por la koncerna entrepreno aparte elektitaj kontrolantoj, kiuj raportu al la komitata ĉefkunveno.

konsilataj libroj.

Paragrafo 16.

La devoj de la landoj sekcioj de la Ligo estas: a) fari:jaran raporton pri la laboro de la pasinta lerneja jaro (decida tago ĉiam la 1-a de januaro) kaj sendi ĝin al la Liga sekretario antaŭ fino de februaro, b) fari la necesan stati – stikon kaj raporti pri tio al la Liga estraro, c) fortikigi ne nur la propran prestiĝon en sia lando, sed ankaŭ tiun de la Ligo, ĉ) pagi akurate la membrokotizojn sub mencio de la nombro de la anoj de la landa sekcio.

Paragrafo 17.

La statuto estas ŝanĝebla nur per ĉefkunveno plus ankoraŭa kunveno de la komitato. Inter la du kunvenoj estu tempa intervalo de minimume ses kaj maksimume 15 monatoj. En ambaŭ kunvenoj la ŝanĝon devas abrobi 2/3 de la donitaj voĉoj.

Paragrafo 18.

Eventuala malfondo de la Ligo okazu laŭ la samaj reguloj kiel pri statutŝanĝo. Se okazos decido pri malfondo, la dua kunveno- devas decidi ankaŭ, kiel disponi pri la eventuala kapitalo de la Ligo.

Kalman Kalocsay — El ”streĉita kordo” — poemoj elektitaj de Vilmos Benczik — Elĉerpa represo de poemoj el la ĉefverka kolekto de la poeto — Budapeŝto, 1976 — 24 paĝoj, 18 cm. broŝurita — 1000 it. liroj.

Giuseppe Ungaretti — La doloro — poemoj 1937-1946 — tradukis Nicolino Rossi — La plej sentoplenaj versoj de la homo, kiu revoluciis la poezion en Italujo, en la majstra traduko de unu el la plej talentaj poetoj de la moderna skolo. —

La Nuova Frontiera, Pizo, 1975 — 64 paĝoj, 21 cm., kartone bind. — 1800 it.liroj.

por viaj libromendoj vin turnu al la libroservo de Ilei 7A. Vallerini” via consoli del mare 15 — i-56100 pizo, italujo — poŝtĉekkonto 22 / 10219.

23

— pàgina 14 del PDF —

al la aŭtoroj de artikoloj por IPR

Informo de la redaktoro de Internacia Pedagogia Revuo, Gaston Turin.

Pluraj legantoj de IPR atentigis la estraron de ILEI pri la lingvaj eraroj entenataj en nia revuo. Ili opinias — kaj laŭ ni ili pravas— ke revuo de instruistoj nepre devas esti lingve altnivela. Ni rimarkis, ke multaj eraroj venas de nekonscia influo de la gepatra lingvo. Pro tio ni konsilas al niaj korespondantoj ke ili legigu siajn artikolojn de kompetentaj eksterlandanoj, kiuj korektos tiajn erarojn. La nomo kaj adreso de la kontrolanto aperos apud tiuj de la aŭtoro.

Se vi, aŭtoroj, ne konas taŭgajn kaj bonvolemajn helpantojn, ni proponas al vi tiujn: por ne-francoj: s-ro Leo Lentaigne, 3 avenue de la gaillarde, F-34000 Montpeller, Francujo

s-ro Gunter Doliva, Berger strasse, D-3036 Bomlitz, F.R.Germanujo

s-ro Hilary Chapman, 7 fairacre road, Barwel, Leicester, GB-LE9 8HH, Britujo

por ne-nederlandanoj: s-ino Elsa Otto, Valkenboskade 502, NL-2026 Den Haag, Nederlando

por ne-germanoj:

por ne-britoj:

Tiuj kvar kolegoj estas pretaj re-legi viajn manuskriptojn kaj fari siajn rimarkojn pri la lingvo.

Ni deziras ja ricevi artikolojn de ĉiuj instru-gradoj: elementa, mezgrada kaj supera. Ni esperas okazigi rilatojn inter la diverslandaj instruistoj. Jam kelkaj legantoj skribis al ni, por ke ni transsendu leteron al la aŭtoro de artikolo, kiu interesas ilin. Ni petas, ke tiaj legantoj rilatu rekte kun la aŭtoro. Pro tio aŭtoro ne forgesu skribi sian propran . adreson.

24

Prezidanto:

Vicprezidanto.

Sekretario: Vicsekretario:

Kasisto:

Aŭstralio: Aŭstrujo: Belgujo:

Brazilo: Britujo:

Bulgarujo: Danlando: Finnlando: Francujo: F.R.Germanujo: Grekujo: Hispanujo: Hungarujo: Islando: Israelo: Italujo: Japanujo: Jugoslavio: Kanado: Kolombio: Koreujo: Nederlando: Norvegujo: Nov-Zelando: Pollando: Rumanujo:

Sanmarino: Sovet-Unio:

Svedujo: Svislando: Usono:

Ĉeĥoslovakujo: Germana DR Kubo:

Zairujo:

Estraro de ILEI

Rektoro Helmut Sonnabend, in den Horstwiesen 42

D-315 Peine (Fed. Resp. Germanujo)

Direktoro Johano Ingusz, Liget ut. 40, H-1102 Budapest X, (Hungarujo)

D-ro Mario Dazzini, C.P. 22, I-54100 Massa C., (Italujo)

S-ro Gaston Turin, 43 Rue Emile Magnin, F-25300 Pontarlier (Francujo)

S-ro Olle Osson, Bantorget 3, S-222 29 Lund (Svedujo). p-ĝ-k. Stockholm 682 117-7.

Sekciestroj de la Ligo

Ivan Th. Maddern, Box 411, Morwell, Victoria 3840

Ernst Rixner, Kleingasse 6 – 18/8/13, A – 1030, Vieno

G. Pirlot, Residentie «Vaughan», Kemmelbergstraat 3-5/b,3 B-8400 Oostende

Elvira Fontes, Caixa Postal 5888, S40 Paulo

Hilary Chapman, 7 fairacre road, Barwell, Leicester, LE9 8HH.

Vasil Bozarov, ul. Ljubotran 98, blok 4, Vhod A, Sofia

Lis Thune, Brembŝrvanget 15, DK-2650 Hvidovre

Pentti Jarvinen, Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82 F, Le Magadure, 23 Rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont Hermann Behrmann, Ellerbuscher Str. 81, D-4972 Lohne 1 Sokrates Sakellaropoulos, Agias Paraskevis 30, Kato Patissia, Ateno (816) Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante Marta Cser, Zelau ut. 10-14, H-1368 Budapest V

Baldur Ragnarsson, Sogavegur 170, Reykjavik

Ron Aser, Raanana, Aŝer 5

Catina Giulia Dazzini, Casella Postale 22, I-54100 Massa C.

Gamon Higashi-cho 6-51, Koshigaya-shi 343

Miodgrad Stojanoviĉ, Duruntorska ul. 2/IV-32, YU-11000 Beograd George du Temple, 930 Ardmore Drive, R.R.2, Sidney, B.C. V8L 3S1 Manuel Angel M., Apartado Aĉreo 50179, Medellin

Dae Young-Rhie, 240-19, Sang-do-2-dong, Yong-dung-po Ku, Seoul

O. Hoekstra, Frederikslaan 47, NL-1719 Schoorl

Elna Matland, Brekkeveien 50, N-4200 Sauda

Gwenda Sutton, 1 Wood Street, Upper Hutt

Teresa Nemere, str. J: Olbrachta 3/5 m 12, PL-87-100 Torun

Prof. D-ro Gabriel Tepelea, Calea Grivitei N-ro 222, Bloc 7, Scara B Bucuresti 8

Prof. Marina Michelotti, via XXV marzo 73, I-43031 Rep. S. Marino Johannes Palu, Sĉlme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV

Nikolaj Starodubĉev, poŝtrestante, SU-340047 Doneck

Olle Olsson, Bantorget 3, S-222-29 Lund

John L. Lewine, West Stockbridge, MA 01266

Kunlaborantaj organizoj aŭ izolitaj membroj

Karel Kraft, poŝta 5, Zdabof V-28, CS-261 05 Pfibram Ludwig Schodl, Rosa Luxemburgstr. 37, DDR-195 Neuruppin Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila Antome-Samuel Ngangu, B.P. 13, Lukala (Nkandu)

— pàgina 15 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO (IPR) Oficiala organo de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI) Aperas trifoje jare.

Redaktis: G. Turin 43, rue E. Magnin F – 25300 Pontarlier

Konto: Poŝtĝirkonto: Stockholm 682 117-7 Olle Olsson, Bantorget 3 S-222 29 Lund (Svedujo)

Jara abono: 16 svedaj kronoj aŭ egalvaloro. La abonprezon oni pagu al la landaj sekcioj de ILEI. Nemembroj de ILEI povas pagi al la supre indikita konto.

IPR 1977/2

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

IPR

Eldonata de lnternacia Ligo de Esperanto-lInstruistoj

ILEI

Jarkolekto 7 N-ro 2, 1977

Pizo, Italujo

— pàgina 2 del PDF —

Internacia Pedagogia Revuo, n-ro 2, 1977

| prezita en italujo ĉe offset vallerini historia p anoramo de interlingvistiko via consoli del mare, 15 – i-56100 pisa tf. 0O50—40604 kaj lingvistika valoro de Esperanto

Artikolo de prof. d-ro Alessandro Bausani, Romo, Italujo. El n-roj 82 ĝis 85 de «Monata. Cirkulero de KCE Kultura Centro Esperantista», postiers 27, Le-Chaux-de-Fonds, Svisujo.

0. Enkonduko (de Tazio Carlevaro).

Alessandro Bausani, fama itala lingvisto, naskiĝis en Romo en la jaro 1921-a. Li estas katedra profesoro de islamistiko kaj ĝis 1976 li estis direktoro de la Orienta Lernejo ĉe la Roma Universitato. Li apartenas al la itala «Accademia dei Lincei» (kie li membris kun alia esperantisto, la lingvisto Bruno Mi;liorini): tiu akademio iom paralelas je la Franca Akademio, En junio 1976-a pro kulturaj meritoj, li ricevis la italan Nacian Premion rekte el la manoj de la itala prezidento Giovan-

ni Leonc.

Li estas nelacigebla vojaĝemulo: escepte de Islando, Rumanio, Bulgario, Andoro kaj Liĥtenŝtejno, li vizitis ĉiujn eŭropajn landojn. Plue, li estis en la kaŭkazaj sovetaj respublikoj, en Sirio, Irako, Turkio, Libano, Israelo, Adeno, Egiptio, Maroko, Irano, Afganistano, Pakistano, Hindunio, Tajlando, Singapuro, Malajsio, Indonezio, Aŭstralio, Novkaledonio, Fiĝio, Tahitio, Ĉilio, Peruo, Argentinio, Brazilio, Meksiko, Usono. Li estis eĉ en Pask-insulo. Onidire, dum mondvojaĝo li decidis halt tie «por lerni la lokan lingvon» dum unusemajna restado!

Laŭ ies rakonto, kiam oni demandis al la fama dana lingvisto Otto Jespersen, kiom da lingvoj li scipovas, li respondis, ke li konas apenaŭ la danan (kaj ke tio sufiĉas por esti bona lingvisto). Verŝajne prof. Bausani ne konsentus kun tiu respondo. Fakte, li scias (kaj por li «scii» signifas sentekste prelegi) la italan (nature!), la anglan, la francan, la germaenhavo nan, la hispanan, la portugalan, la araban, la turkan, la persan, la urduan kaj la indonezi-malajan. En «privata diskuto» li povas krome utiligi la latinan, la grekan/la hebrean, la sanskritan, la pahlavian (pra-iranan), la

Prof. Alessandro Bausani — Historia panoramo de rusan, la norvegan kaj la baskan. Per vortaro li povas konpreni la Jidiŝainterlingvistiko kaj lingvistika valoro de esperanto . paĝo 25 n, la polinezian, kaj la skandinaviajn kaj slavajn lingvojn. Fine, li havas Fl Alaŭd Preĉ viki Mario Duzĉiai 33 bazajn sciojn de la keĉua (Modern-inkaa), de la nahŭatla (modern-aztemiajn pekmmaĝoj LL prof. pedir a ka) kaj de pluraj uson-indianaj lingvoj. “XX — lla internacia konferenco de Ilei — programo . ki 42 Unuavide, tiu lingvoscio aspektas preskaŭ superhoma, ankaŭ por profe- PT JJ Ĉu esperanto en ia eŭropa komunumaro? … » 44 sia lingvisto. Oni povus imagi, ke tia plurlingvulo ion certe ne bezonas: Zsolt Gyarmantby — La hungaraj konkursoj . . . . . ” 45

25

— pàgina 3 del PDF —

Esperanton. Sed male: malgraŭ la fakto, ke li bedaŭras sian nescion pri la finna, la hungara, la sudanaj kaj la bantuaj lingvoj, li tamen lernis Esperanton, kiun li tre bone regas.

Lingvistoj, onidire, okupiĝas pri lingvoj. Sed prof. Bausani opinias, ke

la scio je lingvo estas tutsimpla komenciĝo je pli profunda studo: nome je la studo de la kultur-historio (literaturo, religio, kutimoj, tradicio, historio, vivmaniero) de la popolo, kies lingvon oni lernis. Mi memoras ion kuriozan. Mi troviĝis, dum iu aparte hela nokto, en Rimini, apudmare, kun li kaj kun amiko (ankaŭ lingvisto). Subite li indikis al ni stelon kiu brilis aparte metalece, kaj informis nin, ke tiu stelo estas fakte planedo: Jupitero. Tiam naskiĝis diskuto (sed fakte: ni demandis, kaj li respondis) pri mezepoka araba astronomio, pri la naskiĝo de trigonometrio ĉe la araboj, kaj la eraroj pri traduko, kiun faris la eŭropanoj koncerne la araban trigonometrian terminologion, kaj fine li bedaŭris, ke, lekciante pri mezepoka araba geometrio, li ne nur havis malmulte da lernantoj (ĉar

ŝajne la plejmulto ne interesiĝas pri tiuj temoj, eĉ en orientalistika univer-

sitatsckcio), sed ankaŭ ke la trigonometriaj scioj en la nuna juna generacio estas vere malmultaj. Mirigite, mi poste demandis al lia kolego, ĉu tia enciklopedia erudicio estas kutima ĉe italaj lingvistoj. Laŭ li, temas pri apartaĵo de prof. Bausani. Ŝajnas, cetere, ke la moderna generacio de lingvistoj tro specialiĝas en apartaj branĉoj (ankaŭ ili!), tiel ke fine al ili riskas manki ĝenerala superrigardo.

Lia scienza kontribuaĵo pri interlingvistiko estas laŭnombre malgranda, sed laŭenhave interesa kaj densa. Ni rimarkas: Le lingue inventate (Ubaldini, Toma, 1974: de ĝi ekzistas germana traduko: Gebeim- und Universalspracben, aperinta ĉe Kohlhammer, Stuttgart, 1970); Traduzione e innovazione nelle lingue dei nuovi paesi asiatici (aperinta en la kolekto red-

aktita de R. Corsetti: Lingua e politica, Officina, Roma, 1976); Lingue ar-

tificiali e lingue universali (en: «Scientia» LX, 11-12 [1966]); Origine del linguaggio od origine delle lingue attuali? (en: «Scientia» LVII [1963- 1964]); About a Curious «Mystical» Language: Balaibalan (en: «Kast and West», organo de I.S.M.E.O., Roma).

Pri lingvistiko kaj pri la kulturhistorio aperis libroforme la jenaj gravaj verkoj: Corano [Korano | (traduko, enkonduko kaj notoj, 1955), Le quartine di Omar Kbayyam (1956), L ‘opera poetica di Avicenna (1956), Testi religiosi zoroastriani (tradukita el la pahlavia: 1957), Persia religiosa (1959), Storia della letteratura persiana (1960), 1 persiani (1962: tradukita germanen ĉe Kohlhammer), Malesia: poesia e leggenda (1963), Il Poeta Celeste di M. Iqbal (ttadukita el la urdua kaj el la persa, 1965), Le sette principesse di Nezami di Gange (1967), Letteratura del Sud-Est asiatico (1970), Buddba (biografio: eldonita en Chiasso far-de Scanziani en 1973).

La artikolo, kiun ni prezentas al vi, estas fakte la teksto de prelego verkita en 1971, kaj prezentita okaze de la fermo-ceremonio de Esperanto-kurso ĉe la Filologia Rondo de Milano. El la lingva vidpunkto, ĝi estas preskaŭ senŝanĝa: mi aliigis ion kaj tion ie kaj tie nur por plifaciligi se necese la komprenon. Atenta leganto facile rimarkos, ke la lingvaj tezoj de prof. Bausani koncerne la evoluon de la internacia lingvo praktike koincidas kun tiuj de Claude Piron. Ne povas esti hazardo, se ili koincidas: tio, laŭ mi, reprezentas ion gravan. Fakte, temas pri du specialistoj pri lingvoj (parte) ekstereŭropaj — sed ili ne specialistas pri la samaj lingvogrupoj. Kaj tamen, cetere ne konante unu la alian, ili atingas analogan konkludon.

1. Signo, lingvo, planlingvo

Itala lingvisto, kiu mortis antaŭ kelkaj jaroj, Mario Lucidi, tiel skribis en unu el siaj artikoloj: «Por bone kompreni la amplekson de la fenomeno, kiun ni nomas «lingvo», oni povus konsideri du limokazojn: unuflanke iwterjekcion, kiu estas io havanta esprimoplenan valoron, io esenca en la viva fariĝo de ĉiu lingvo, sed iel fremda al la lingvosistemo… aliflanke formulon de alta matematiko, kiu estas io tute semantika, t.e. signifanta, sed en kiu la subporto de lingvo (kiel historia fenomeno estiĝanta fonetike) estas tiel akcesora, ke ne gravas, en kiu lingvo oni ĝin legas:.. Efektive, lingvo estas grandega sfero oscilanta konstante, kun senfinaj variadoj, inter jenaj du polusoj: pura esprimo kaj pura semantika interrilato, tamen ne kvazaŭ kompromiso kaj miksaĵo el ili, sed kiel ege homogena fenomeno entenanta ambaŭ, kaj el kiu ili povas abstraktiĝi nur en limokazoj» (1)

Sed pri kio okupiĝas lingvisto? Oni diras kutime: «pri la lingva signo». Sed lingva signo, t.e. la produkto de la lingva ago en ĝia pleneco, ne estas (kiel aliaj signoj, ekzemple kiel gestoj, helpsignaloj, ktp.) io tute neanalizebla: male, ĝi estas analizebla. Oni povas disigi ĝin en morfemoj, vortoj, ktp., do en lingveroj, kiujn oni ankaŭ nomas, uzante dusencan terminon, limgvaj aŭ lingvistikaj signoj, ĉar fakte ili ne estas signoj, sed funkciaj elementoj, aŭ, pli esperante, funkcieroj de la lingva signo; ilia ezo kaj esenco estas funkciado en supera amplekso (nome en la lingva signo). Kaj tiuj eroj ne estas funkciaj elementoj tute memstaraj, kies sumo rezultigas la lingvan signon, sed elementoj, kiujn oni povas konsideri ekzistantaj nur kiel funkciantaj en ĝi (nome en la lingva signo). Por eviti la dusencecon de la vor-

(1) M. Lucidi, «Prosodia e scienza del linguaggio», en: «Saggi linguistici», Napoli, 1966 pĝ. 167.

2

— pàgina 4 del PDF —

to «signo», Lucidi proponis nomi tiujn «funkciajn unuojn» biposematoj (esperante, eble, signeroj). Do lingvisto okupiĝas ne pri la lingva signo, sed pri la hiposematoj aŭ lingvaj «signeroj». Tio klarigas, kial lingvistoj kutime sentas sin ĝenataj, kiam ili devas studi la tiel nomatajn bolofrastikajn (unuvortajn) esprimaĵojn (kiel ekz-e: jes, ne, dankon ktp.), kiuj efektive ne estas hiposematoj (signeroj), sed signoj (2).

Tiu diferencigo inter «signo» kaj «signero» ne estas nur termina. sed havas multajn gravajn konsekvencojn; per tio, ekzemple, oni komprenas pli bone la tradician malsimpation kaj eĉ ĝenon de la oficiala lingvistika scienco antaŭ du problemoj: la problemo de la deveno au origino de lingvoj (aŭ de la lingvokapablo), kaj la problemoj koncernantaj la artefaritajn lingvojn. Nome, la problemo de la deveno de la lingvoj koncernas la originon de la lingva signo, kaj ne de la lingvaj signeroj (kies origino estas pensebla nur en la amplekso de la lingva signo, en kiu ili funkcias, kaj kiun ili jel antaŭsupozas); plue, la problemo de la artefaritaj lingvoj koncernas ne tiom la kreadon de novaj signeroj (hiposematoj) (ĉar tio ĉi praktike ne estas io alia ol la studio de la lingva ŝanĝiĝo kaj de la lingva historio), se, en siaj plej ambiciaj klopodoj, la kreadon de novaj lingvaj signoj.

Vidante la tutan aferon el tiu ĉi vidpunkto, la lingva inventemo ŝajnos en sia unua aspekto kiel artefarita simiado de kelkaj fenomenoj de la natura historio de veraj lingvoj, simiado lingvistike studebla nur kiel eksternormaĵo de la lingvistika ago; en ĝia dua kaj pli ambicia aspekto, ĝia studado eliros el la propre nomata «lingvistiko», por eniri en la amplekson de la religia aŭ psikologia problemaro (magiaj formuloj, retrovo aŭ invento aŭ reinvento de la Adama pralingvo, ktp.), aŭ de sociologio (invento de internaciaj helplingvoj, ankaŭ nomata interlingvistiko.

2. Tipologio de la lingva inventkapablo

Sekve, povas esti utile skizi eblan teorian tipologion de la lingva inventkapablo. Oni povus, unue, skizi elementan tipologion bazitan sur la jam menciita poluseco de lingvo kiel esprimo/art-ilo, kaj kiel rilatilo/komunikilo. Alivorte, oni povus inventi lingvojn tute aŭ preskaŭ tute esprimajn/artajn por poeziaj aŭ esoterismaj celoj, lingvojn, kiuj estos ofte neregulaj, malfacilaj (kiel iuj lingvoj de primitivpopolaj sekretaj societoj, ekzistantaj ankaŭ dum nia Mezepoko, aŭ kiel ludlingvoj infanaj kaj knabaĝaj, aŭ kiel lingvoj de psikaj malsa-

(2) M. Lucidi, «L’equivoco de l’arbitraire du signe. L’iposema», en: «Saggi linguistici», cit., f. 72, noto 37.

28

nuloj, ktp.); konsiderante plej grava la aspekton de rilato/komunikado, ni trovos lingvojn celantajn internacian interkomprenon (nome la propre-nomatajn internaciajn lingvojn, kiel, inter aliaj, Esperanto).

Sed oni povus ankaŭ preni kiel start-punkton la mistikan postulaton de Jakob Bohme kaj de la alkemiistoj, laŭ kiuj, per lingvo, homo povas retrovi sian perditan diecon (ekzemple: serĉo de pralingvo A dama). Laŭ tiuj teorioj, se homo povus lerni vidi malantaŭ la aferoj de la ĉiutaga vivo (signaturae) la diajn aĵojn, kiujn ili reprezentas, li estus ree unuigita kun Dio kaj vorte kaj spirite. Tiu ideo multe gravis ĉe kelkaj inventantoj de filozofiaj lingvoj en la 17-a jarcento. Bohme kaj similaj saĝuloj, sub la influo de la parolmaniero de la Biblio pri la lingvo kaj la pralingvo (Genezo, I1:19-20), konsideris la lingvon kiel sumon da nomoj, tute ignorante la lingvon kiel amplekson de funkciaj unuoj. Sed, se iu hipoteza inventanto de lingvoj de Bohme-a tipo komprenus la modernan ideon de «lingvo», li povus imagi al si (aŭ krei) iun magian/sanktuman lingvon ne nur formitan el nomoj, sed ankaŭ kun propra morfologio kaj sintakso, kiel la mezepoka Balaibalan, eble naskiĝinta en la 16-a jarcento en islama medio. Kaj en tiu direkto oni povus eĉ antaŭeniri al magia/dinamika lingvo, kies praktikaj ekzemploj, laŭ mia kono, eble ne ekzistas.

Ĉiam forirante de la Bohme-a ideo, sed sen forlasi la tradician koncepton de lingvo kiel omaro, oni povus imagi al si diversajn tipojn de kabalistikaj formuloj (ne nur eblaj, sed konkrete ekzistantaj en la historio), nomojn dinamike simbolantajn transcendajn entojn aŭ fortojn (ekz-e kvazaŭlingvoj kabalistikaj de islamaj Hurŭfanoj, aŭ eble la Ignota Lingua de Sankta Hildegarda el Bingen). Aŭ, laikiginte la BoOhme-an koncpton dela unua sanktuma pralingvo, tra la Panglosio de Comenius aŭ la Numerlingvo (pure helpa, kvankam ankoraŭ kvazaŭ-mistika) de J. J. Becher, oni alvenus al la ekstrema laikiĝo de la formullingvo en la modernan matematikan logikon kaj en la koncepton de mekanika traduko, kies anoncanto estas kelkfoje konsiderata la jam nomita Becher.

Do oni povus imagi du direktojn de lingva inventemo: direkton de sanktuma tipo, aŭ vertikalan, kaj alian, laikan, horizontalan. Krome, en ambaŭ direktoj oni povus imagi pluan partiĝon, kaj oni povus tiam postulati kvar tipojn de inventitaj lingvoj, laŭ la jena skemo:

A (sanktumaj):

1. Sanktuma kvazaŭlingvo (glosolalio, magiaj formuloj) 2. Artefarita sanktuma lingvo (ekz-e Balaibalan)

B (laikaj):

1. Pure luda, esprima artefarita laika lingvo (ekz-e lingvoj inventitaj fare-de knuboj aŭ fare-de paranojuloj) 2. Artefarita lingvo por komunikado praktika

En la lingvoj de tipo A-1 kaj B-1, pure esprimluda nesocia (sanktuma aŭ laika) elemento precipas; en la lingvoj de tipo A-2 kaj B-2 la ĉefa elemento estas socia, komunikada (ankaŭ ĉi tie sanktuma aŭ laika).

29

— pàgina 5 del PDF —

Kelkaj hodiaŭaj interlingvistoj (3) eble povus skandaliĝi vidante magiajn formulojn, lingvojn de afrikaj sekretaj secietoj, Esperanton kaj Interlinguan de prof. Gode pritraktitajn en la sama rubriko. Sed reale ekzistas komuna elemento en ĉiuj tiaj lingvoj: la sento de nesufiĉo koncernanta la lingvon normalan kaj naturan por esprimi plilarĝigitajn rilatojn, ĉu en direkto horizontala (laika), ĉu en direkto vertikala (sanktuma). Laŭ la alkemiistoj, la artefarita alkemio taŭgas por plirapidigi la evoluan agadon de la naturo; laŭ Leibniz aŭ Descartes, la naturaj lingvoj estas malperfektaj rilate la lingvon filozofian (en pli malmovaj tempoj oni dirus sanktuman); laŭ la moderna interlingvisto, la artefarita lingvo taŭgas ĝuste por plirapidigi la naturan iradon al la unueco.

Do oni povas skribi memstaran historion de «inventitaj» lingvoj, pritraktante el la sama vidpunkto ĉiujn tipojn, el-de la ŝamanaj lingvoj ĝis Esperanto

kaj Interlingua, montrante, ke eĉ Esperanto kaj Interlingua estas laika moderna a-

spekto de la alkemio, sen tiel malpligrandigi ĝian gravecon. Mi pritraktis la problemon en libro germanlingva (4): ĉi tie mi nur prezentos kelkajn ekzemplojn, necese nekompletajn.

3. Mezepokaj sanktumaj lingvoj.

Kiel mi jam diris, eĉ primitivaj kulturoj jam konis Artefaritajn Lingvojn (mallongigo: ALojn), kvankam tiuj lingvoj ne estis jam Internaciaj Arteferitaj Lingvoj (mallongigo: IALoj). Ankaŭ ĉe nuntempai «primitivaj» popoloj (eĉ se ili ne estas samaj kun la vere primitivaj pragrupoj, ili tamen povas proponi al ni interesajn indikojn) ekzistas klare duobla tipologio de ALoj. Nome, unuflanke, ekzistas ekzemple la limgvo de la spiritoj de eskimo-ŝamanoj, pritraktita inter aliaj fare de la rusa etnologo V.G. Bogoraz, uzita ankaŭ por mistikaj kantoj, aŭ ankaŭ la lingvoj de religiaj ekstazuloj, instruataj far-de spiritoj (tiu fenomeno aperis ankaŭ je la naskiĝo de la superaj religioj, vidu tiurilate la faman glosolalion de la prakristanoj). La kreintoj de tiuj lingvoj sin sentas posedataj de spirito aŭ demono, same kiel Ajakso, en la verko de Sofoklo (Ai. 243), kiu en sia frenezo parolis.strangan lingvon «kiun neniu mortonto, sed demono instruisal li»: temas pri lingvo profeta, kiu poste povas laikiĝi en lingvon poezian. Ali flanke, ekzistas pli konsica inventado de ALoj por sekretaj societoj, por celoj

(3) Pri la senco de la vorto «imterlingvistiko» vidu W. Manders, «Interlingvistiko kaj esperantologio», Purmerend, Muusses, 1950, recenzita en: «Esperantologio» (P. Neergaard), 1(1950)2, p. 137, kaj ankaŭ: M. Monnerot-Dumaine, «Precis d’interlinguistique gĉnĉrale et speciale», Paris, Maloine, 1960.

(4) A. Bausani, «Geheim- und Universalsprachen», Kohlhammer, Stuttgart, 1970. Aperis ankaŭ itala eldono en Romo, ĉe Ubaldini (1974): «Le lingue inventate».

30

pli ĝuste nomeblaj «sociaj»: unu el la plej bone studitaj inter tiuj lingvoj estas la AL de sekreta societo en okcidenta Afriko, rilatanta kun la tiel nomata ceremonio Sigi, ĉe la dogonanoj (5).

Tiujn primitivajn kaj religiajn aspektojn de lingva kreo oni retrovas ankaŭ, en pli sistema kaj teologia formo, en la okcidenta kaj islama Mezepoko. Eble ne multaj scias, ke ankaŭ en nia Mezepoko (la islaman mezepokan kulturon oni povas konsideri kiel parton de la nia) ekzistas multaj klopodoj krei ALon. Mi nur mencias du el ili, unu en la okcidenta kaj unu en la islama mondo. Sankta Hildegarda el Bingen (1092-1179), la tiel nomata «Sibilo de Rejn- 0», fantaziema monaĥino, kiu vivis en la 12-a jarcento, en sia libreto /gzota Lingua, prezentis leksikonon enhavantan 920 vortojn rilatantajn je la homa kaj natura vivo (ekzemploj: ĉerizarbo = grusimbuz, pino = gimeldia, violo = graxia, ktp.). La celo de tiu lingvo, kiu limiĝas nur je la leksika parto, estas nekonata, kiel diras la nomo mem de la lingvo! Sed se ni pensas al la mistika etoso, en kiu tiu «lingvo» naskiĝis, ni povus facile imagi teoriumadon pri lingvo dia, instruita de Dio al Adamo, lingvo, kies spuro troviĝas ankaŭ en la Dia Komedio de Dante Alighieri (Paradizo: XXVI – 133). Laŭ Dante, en la Adama lingvo la nomo de Dio estis I. Tio rememorigas similajn spekulativojn kabalistikajn islamajn pri la litero alif, la unua litero de la araba aboco, simbolo de unueco kaj dieco: en la araba aboco la litero alif havas ekzakte la formon de nia majuskla litero 1. Ĝuste en la islama Mezepoko, en kelkaj mistikaj medioj de Anatolio, aperis (eble en la 16-a jarcento) AL multe pli kompleksa ol la latinaj mezepokaj ALoj. Ĝia malsimpleco baziĝas sur la fakto — vere originala en tiu medio kaj epoko — ke ĝi estas vera kaj kompleta lingvo, ne nur simpla nomaro. Ĝi posedas gramatikon kaj sintakson plene inventitajn, kaj pro sia reguleco, klareco kaj genieco ĝi superas en kelkaj punktoj eĉ iujn novtempejn inventitajn lingvojn de la tipo de Volapuk. La nomo de tiu ĉi lingvo estas Balaibalan. Ĝia strukturo plene kontraŭdiras la ideon — ofte esprimatan — de lingvistoj plenaj de antaŭjuĝoj pri la nceblo de reala lingva inventkapablo. Ili (inkluzive Leiris, kiu studis la lingvon de la jam menciita sekretsocieto de la afrikaj dogonanoj), ĝenerale, asertas, ke en tiaj okazoj temas ne pri vera invento, sed pri kunmetado el vortoj kaj morfemoj jam ekzistantaj en «veraj» lingvoj, aŭ en pli malnova periodo de unu lingvo, aŭ’ de dialektaj elementoj. Sed en Balaibalan vi vidas ampleksan inventitan leksikonon (temas pri pli ol 600 densaj paĝoj en araba skribo) kaj genian memstaran gramatikon de aglutina tipo kun propra sintakso. La nomo Balaibalan signifas «lingvo (bal-) de (-a-) la (-i-) Viviganto (bal-: vivig-; – an: -anto)».

(5) M. Leiris, «La langue secrete des Dogons de Sanga (Soudan Francais)», Paris, 1948.

31

— pàgina 6 del PDF —

4. Humanismo, iluminimo, kaj lingva kreo

En Eŭropo.oni komencis senti konscie la problemon de la lingvo internacia nur kiam la naciaj aŭ popolaj lingvoj jam atingis plenan memstaron kaj artan esprimivon, nome en la epoko de Humanismo kaj Renesanco. La islama Mezepoko, male, ne spertis ion similan je nia Renesanco, kaj la araba lingvo restis ĝis preskaŭ nia epoko la «latino» de la eminentularo de la araba kaj parte ankaŭ de la islama mondo. Post la malsukceso praktika de la humanisma klopodo revivigi la Ciceronan latinon, la 17-a jarcento metis la problemon sur novajn bazojn. K- un la letero de Descartes al P. Marin Mersenne (20.11.1629), kaj kun la ideoj de Leibniz, esprimitaj en verketoj malkovritaj kaj valorigitaj de Couturat en 1903, la lingva inventado, kiu en la mezepokaj Aloj aspektis kvanzaŭ imitatio Dei (= Dio-imito), fariĝis homa raciigo de dia/natura agado. Kaj tio montriĝas en du direktoj, ambaŭ reprezentataj en la penso de ambaŭ filozofoj, Descartes kaj Leibniz, kiujn oni povas do konsideri kiel la anoncantojn ĉu de la lingvoj tiel diritaj aposterioraj, ĉu de la lingvoj nomataj aprioraj. Nome, unuflanke, ni trovas la revdeziritan filozofian lingvon, kies esenco, laŭ Descartes, estus la nombrado je ĉiuj simplaj ideoj, estigantaj per ilia kunmeto ceterajn ideojn, por konstrui, forirante de tiu bazo, «une langue universelle fort aisee e apprendre, a prononcer et a Ecrire, et, ce qui est le principal, qui aiderait au jugement lui representant si distinctement toutes cboses, qu’il lui serait presqu’impossible de se tromper» (= «universalan lingvon tre facile lerneblan, prononceblan kaj skribeblan, kaj, ĉefe, helpanten la juĝokapablon, tiel ke ĝi ne povus trompiĝi, ĉar tiu lingvo povus reprezenti al ĝi ĉiujn aĵojn klardistinge»). Temas pri speco de ideo-algebro, kiu ne plu havas ion naturan. Aliflanke, por praktikaj celoj, Leibniz proponas ankaŭ simpligon kaj raciigon de la latino. Kun rimarkinda moderneco (ŝajnas, ke al la formiĝo de tiu Leibniza ideo kontribuis lia elementa kono de la simplega strukturo morfologia de la ĉina lingvo) li diras, ke «la kazojn oni povas ĉiam forigi, ilin anstataŭante per vortetoj de, ad, kiel okazas en senfleksiaj lingvoj. A djektivo kaj substantivo havos la saman formon. Pluralo ne estas bezonata…».

Estas la unua fojo, ke aperas la ideo de IAL aposteriora, kie nenio estas artefarita, krom la simpligo de la gramatiko. Ankoraŭ parte mezepokaj, nome trapenetritaj de religiaj kaj fantaziaj konceptoj ŝajnas la interlingvistikaj teoriumadoj de Jan Amos Komensky (Comenius), fama ĉeĥa filozofo.

La 17-a jarcento (kaj grandparte ankaŭ la 18-a jarcento) spertas floradon de projektoj de filozofiaj aprioraj lingvoj, kelkaj ankaŭ genie strukturitaj (ĉefe la projektoj de Dalgarno /1626-1687/ kaj de Wilkins /1614-1672/), sed praktike neaplikeblaj. Interesa dekokjarcenta provo, kiu sekvas la sugestojn de Leibniz, estas lingvo inventita de germana scienculo sub la pseŭdonomo Carpopboropbilus en 1734. Tiu projekto estis malkovrita de Couturat kaj Leau, kaj estas la unua provaĵo efektiva de IAL aposteriora. Laŭ novaj studoj, ŝajnas, ke Ca-

32

rpophorophilus estas Leibniz mem: temas pri speco de latino ekstreme reguligita. Miaj esperantistaj aŭskultantoj povos legi kun profito artikolon de L. Einstein, esperantisto kaj patro de la pli fama Albert, publikigita en la Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, kaj aliajn ĝeneralajn verkojn esperantlingvajn kaj nacilingvajn (ekzemple la tre interesan Historio de la mondolingvo de Drezen), en kiuj diversaj projektoj de IALoj estas menciitaj (6).

5. Konstruo de IALoj dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj

Ĉefe la 19-a jarcento vidas svarman multiĝon de IALoj, ĉu aprioraj, ĉu aposterioraj. Disvolviĝas la tekniko, la eŭropa kulturo ekkonscias pri sia forto, sed samtempe oni studas science la strukturon de aliaj lingvoj en aliaj kulturoj; la interrilatoj inter la ekstereŭropaj kaj la eŭropaj kulturoj pliigas (eĉ se en koloniisma direkto). Car ĉi tiu parolado ne estas, kaj ne volas esti, sistema historio de IALoj, mi limiĝas je la mencio de kelkaj projektoj. Kvankam la filozofiaj lingvoj aprioraj daŭras aperi en ĉi tiu jarcento (eĉ ĝis nia epoko), ili ŝajnas destinitaj al malsukceso.

Inter la plej ofte menciitaj kaj kuriozaj ekzemploj troviĝas la Langue musicale (=lnternacia Muzika Lingvo), aŭ Solresol, de la franco F. Sudre (kreita jam en 1817), kie ĉiuj vortoj konsistas el nuraj kunmetoj (kiuj povas esti multnombregaj) de la sep silaboj indikantaj la muzikajn notojn: do, oni povus ankaŭ, teorie, kanti la vortojn. Unu el la plej malfruaj idoj de la aprioraj lingvoj estas Ro, kreita de la usona pastro Foster en 1906, en kiu ĉiu fonemo havas klasifikan funkcion: tiel, «zinko» estas baudfa, «kadmio» estas baudka, «nikelo» estas baulfa, do temas pri vortoj konstruitaj sur tia sama bazo kiel la dekuma klasifiko, kies praktika uzado estas tre malfacila.

La plej bona ekzemplo inter la IALoj, kiujn oni povus difini «miksitaj» inter la aprioraj kaj la aposterioraj, estas la iam fama Volapiik, de Mons. Johann Martin Schleyer (1879). Volapuk prezentas sin kiel sisteme aglutina lingvo kun radikoj estigitaj per deformado de naturaj nacilingvaj vortoj (ekz-e: vo! = mondo, el la angla ”world”, kaj piik = lingvo, el la angla ”speak”), kaj kreo de artefaritaj finaĵoj kaj morfemoj (-a estas genitivo, prenita el slavaj lingvoj, -e estas dativo, kaj -i akuzativo, samformaj kun la korespondantaj turkaj finaĵoj: ĉu hazardo aŭ konscio? ).

Inter la aposterioraj lingvoj, oni ekdistingas lingvojn, en kiuj reguleco superregas ankaŭ malprofite al matureco, disde lingvoj, en kiuj, male, la natureco superregas domaĝe al reguleco. Inter la lingvoj de la unua subtipo troviĝas la

(6) La artikolo de L. Einstein troviĝas en «Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto» (16-a eld. 1939, pĝ. 256-268). Por plua bibliografio, vidu la artikolojn jam menciitajn en la antaŭaj notoj, kaj artikolon de Bruno Migliorini: «Artificiali, Lingue», en: «Enciclopedia Italiana».

33

— pàgina 7 del PDF —

nun plej disvastiĝinta IAL, Esperanto, de d-ro Zamenhof (1887), kiu tute elpuŝis Volapukon. En Esperanto la vere inventitaj elementoj estas malmultegaj: eĉ la radiko edz, kiun oni ofte mencias kiel unu el la inventitaj vortoj de la lingvo, efektive devenas de germana ina finaĵo -essin, ekz-e en Prinzessin (=princino), de kiu Zamenhof forprenis la inan eron (-in): Ceteraj vortoj devenas de la nacilingvaj vortoj, kiujn Zamenhof konsideris plej internaciaj. La sola artefarita elemento de Esperanto estas ĝuste ĝia absoluta reguleco kaj simpleco. Sed al Esperanto ni destinos la lastan parton de ĉi tiu parolado.

En la 20-a jarcento ni vidas en la historio He la IALoj du tendencojn: tendencon al ĉiam pli vasta disvolviĝo de la ideo de IALoj aposterioraj kaj naturecaj, sekvante ekzemplon jam deknaŭjarcentan, nome Mundolingue de J. Lott (1890 – 1899), kaj tendencon al ĉiam pli forta kolektiva agado de komitatoj aŭ akademioj pli-malpli «sciencaj», kontraste kun la pli aŭ malpli genia agado de unuopuloj, tipa de la pasinta jarcento.

Oni ekkritikas kelkajn aspektojn de Esperanto, kaj naskiĝas provoj de reformo (Zamenohof mem komence petis kritikojn kaj sugestojn, sed la proponoj, kiujn li ricevis, estis tiel kontraŭdiraj, ke li preferis daŭrigi, kun nur kelkaj etaj modifoj, sian originalan projekton). La plej bona (aŭ eble la malplej malbona) el la tiel nomataj esperantidoj estas sendube Ido (Couturat — De Beaufront, 1908). Tiuj tendencoj al reformo de Esperanto direktiĝis al pli granda «natureco» de internacia lingvo. Sed «natureco» por kiuj? Klare, por la eŭropanoj, tute preteratentante la eventualajn postulojn de afrikanoj aŭ azianoj volantaj lerni IALon. Ni estas en plena epoko de eŭropocentra koloniismo, dum ke la sagaco de Zamenhof, kun lia sistemo de nevarieble kaj regule aglutina linvo, jam evitis la danĝeron de eŭropocentrismo. La ĉefa reprezentanto de naturecaj vidpunktoj estas Occidental, de la estona profesoro E. von Wahl (1922), poste rebaptita Interlingue ĝuste por eviti la akuzojn de «okcidenta provincismo» (sed excusatio non petita… /nepostulata preteksto/). Occidental — kiu ĝis nun akiris relative grandan disvastiĝon kaj estas sendube la plej bone konstruita inter la aposterioraj IALoj kun natureca tendenco — donas la impreson de speco de novlatino komuna, kun kelkaj anglaj elementoj. Ĝiaj propagandistoj pravas, kiam ili asertas, ke Interlingue estas unuavide komprenebla por eŭropa klerulo, sed skribi ĝin, estas pli malfacile pro la multaj esceptoj, kiujn ĝia kreinto allasis por «savi» naturecon. Inter la aposterioraj naturecaj IALoj, interesan pozicion okupas Latino sine Flexione, aŭ Interlingua (ne konfuzenda kun alia «Interlingua», la nuntempe propagandata ido de I.A.L.A. kaj de prof. Gode, kiu estas multe pli malfrua), kreita de la fama itala matematikisto Giuseppe Peano (1903). Li eliras de la leibniz-a ideo de simpligo de la komuna lingvo de la okcidenta kulturo, la latino. Oni povus paradokse diri, ke Interlingua de Peano estas ĉinigita latino (sed eble tio ne estas nur paradokso: Peano konis la strukturon de la ĉina lingvo, kaj unu el liaj disĉiploj, G. Vacca, transiris de matematika logiko al ĉinologio, fariĝinte profesoro pri ĉina lingvo ĉe la Roma Uni-

34

versitato). Peano uzis vortojn kun latina temato (ekz-e, por la nomoj, rosa/rozo/, more/moro/, lupo/lupo/, kaj por la verboj, ama/amas/, time/timas/, ĵace /kuŝas/, fac/faras/, ktp.); pluralo estas -s, sed oni uzas ĝin nur se ĝi estas nepre necesa; tensoj kaj modoj de la verbo estas abolitaj, aŭ, se nepre necesas ilin esprimi, ili estas anstataŭataj per vortetoj, kiel iam por la is-tenso, debe aŭ vo! por la os-tenso, ktp.. La ĉefa valoro de Latino sine Flexione konsistas en la fakto, ke oni povas ŝpari la vortarojn, ĉar latinaj vortaroj jam ekzistas en preskaŭ ĉiuj lingvoj (sed ĉefe eŭropaj…), kaj ankaŭ en la ekstrema simpleco de ĝia gramatiko, kiun multaj IALoj povus envii al ĝi. Sed ĝia ĉefa problemo baziĝas sur la malfacileco adapti latinajn vortojn al la moderna vivo, aŭ, eĉ pli grave, sur la duobla senco, kiun kelkaj klasikaj latinaj vortoj povas havi por novtempa orelo (ekz-e: ministro/klasike: «servisto» /, commissione/komenciĝo/, liberale/donacema/, ktp.).

De la sama principo kiel Peano kaj De Wahl eliris la lingvistoj de I.A.L.A. (Tbe International Auxiliary Language Association), societo fondita en Usono de geedzoj Morris en 1924 kun partopreno de reprezentantoj de multaj interlingvistikaj tendencoj kaj ankaŭ de fakaj lingvistoj, por studi la eblon de iu IAL, kaj efike lanĉi ĝin por internacia uzo. IALA studis tion dua multaj jaroj.kun grandaj monrimedoj, kaj kun la kunlaboro de famaj scienculoj kaj lingvistoj, kaj fine, en 1951, aperis ĝia kreaĵo, Interlingua. Tiu projekto, sen ofendi prof. Gode, kiu realigis ĝin, kaj la lingvistojn, kiuj laboris kun li, rememorigas onin pri la fama proverbo de… la monto, kiu akuŝis museton! Ĝi superas ankaŭ Occidental-on (Interlingue) en sia respekto por natureco eĉ domaĝe al reguleco, kaj alvenas ĝis la ekstremo konservi la tradician ortografion de latino (pbilosopbia anstataŭ filosofia), kaj kontraŭmeti verbon kiel redig-er (redakt-i) al nomoj kiel redact-ion (redakt-ejo) kaj redact-or (redakt-isto), anstataŭ uzi la pli praktikan redact-er de Occidental (Interlingue). Diference de la simplega (por ne diri neekzistanta) gramatiko de Latino sine Flexione de Peano, Interlingua de IALA konservas tri konjugaciojn kaj multajn modojn kaj tensojn de la verbo, akceptas pasivajn kaj helpajn verbojn, ktp..

6. La lingvistika valoro kaj la internacieco fakta de Esperanto

Nia rapida ekzameno de la longa historio de la ALoj kaj IALoj nin permesis simpligi la variegan panoramon de IALoj (kiuj ankoraŭ svarmas, kiel rezulto de la bedaŭrinde ofte neutila laboro de «inventantoj de lingvoj», ofte ignorantaj la laboron de aliaj, kaj daŭre klopodantaj solvi problemojn jam solvitajn), elektante nur la vivokapablajn formojn de IALoj, kiuj fakte limiĝas je tri: £speranto, Occidental (Interlingue), Interlingua-IALA, aŭ eĉ al du, se la sufiĉe sim-

35

— pàgina 8 del PDF —

ilaj lingvoj Interlingue kaj Interlingua fine kunfandiĝos, nome do je Esperanto kaj Interlingue/a. Sed pro la flirto de IALoj kun la naturaj lingvoj, flirto tipa de la nuna fazo de interlingvistiko, la problemo de la internacia lingvo hibridiĝas. Nome, se IAL devas esti kiel eble plej simila al natura lingvo, kial ni ne elektos tute naturan lingvon jam ekzistantan? Kaj, el alia vidpunkto, tiu flirto povus rezultigi miskomprenojn de multaj scienculoj, kiuj kutime jam nenion komprenas pri interlingvistiko. Ekzemple, kiam Burney, en sia franclingva libreto pri la internaciaj lingvoj (7) tiel riproĉas Esperanton: «…certaines differenc-

es stylistiques ne peuvent ĉtre traduites par cet idiome a un seul registre: comment rendrait-on, par exemple, en Esperanto, des textes argotiques, populaires ou familiaires? (=… iuj stilaj apartaĵoj ne povas tradukigi per tiu unu-tona idiomo: kiel oni povus ekzemple traduki en Esperanton tekstojn slanglajn, popularecajn aŭ familiarajn? )», li montras, ke li ne komprenas, kiuj estas la ĉefaj celoj de IALoj. Krome, IALoj estas fenomeno tute malsama de la generalaj lingvoj de la antikva tempo, kiel la akada, la aramea, la greka koinea, la latina, kiujn kelkaj interlingvistoj de la «natureca» tendenco, pliigante la konfuzon, volus kompari kun la nuntempaj IALoj. Kiam Stefano Bakonyi starigas tiun komparadon (8) por pruvi la ĝustecon de la natureca tendenco en la IALoj, kaj

eĉ aldonas: «Nek Interlingua nek Interlingue, kvankam ili proksimiĝas al la kriterioj, kiuj iam krein la akadan, aramean, kojnean, kaj latinan lingvojn, plene atingas ilin», li montras (aŭ almenaŭ al mi ŝajnas tiel), ke li simple deziras adopton de pure matura lingvo, naskiĝonta per spontana kunfandiĝo de naturaj lingvoj.

Efektive je la bazo de ĉiuj tiuj projektoj naturecaj ekzistas pli-malpli kc – nscia eŭropocentrismo de koloniista tipo. Eble ne hazarde unu el la kreintoj de la multaj naturecaj IAL-projektoj. Weisbart, kiu inventis du aŭ tri neutilajn novajn IALojn, inter aliaj la tiel nomatan Europal, skribis en libreto, por lanĉi sian projekton, en 1932, tiun tre gravan: frazon: «La plej taŭga internacia lingvo devas esti lingvo kiel eble plej facila por kiel eble plej multaj bomoj», kaj aldonis, en noto sub «homoj»: «zome, parolantaj eŭropajn lingvojn»!

Do oni devus reklarigi kaj reprezenti la problemon en tiu direkto:

1. Temas pri la kreo kaj la disvastiĝo de belpa lingvo, ne de lingvo por skribi tekstojn en slango 2ŭ Ĵargono. Tiajn tekstojn, klare, oni ĉiam skribos nacilingve aŭ eĉ nacidialekte!

2. Tia internacia helplingvo devos esti kiel eble plej universaligebla en sia struk-

(7) P. Burney, «Les langues internationales», Presses Universitaires de France, Paris, 1962, p. 94.

(8) En: «Mission ou d€mission de l’Europe», kaj en artikolo en «Cosmoglotta», n-ro 229, 1962, p. 53.

36

turo, kvankam ne necese en sia leksiko.

Mi jam pritraktis kelkajn miskomprenojn rilate la unuan punkton. Ni vidu nun, kiuj estas la miskomprenoj rilate la duan. Ekzistas interlingvistoj, aŭ kreintoj de IALaj projektoj, kiuj, ĝuste konsiderante la karakteron ne nur eŭropan sed tutmondan de vera IAL en nia postkolonia epoko, kredis solvi la problemon, enmetante en siajn lingvojn ekstereŭropajn elementojn morfologiajn, sintaksajn kaj leksikajn. Mi mencias nur la projekton Interglossa de Hogben (1943), kiu izolas latinajn kaj grekajn radikojn, kunmetante ilin laŭ ĉina sintakso: la rezultato estas hibrida kaj netaŭga miksaĵo. Ankaŭ tute netaŭga ŝajnas al mi alia projekto, Loglan (mallongigo de «Logical Language»), de J. Cooke Brown (1960), kiu bazigas sian vortaron sur statistika esploro pri la procenta disvastiĝo en la mondo de la ĉefaj lingvoj, kaj volus kredigi al ni, ke, ekzemple, la plej taŭga vorto por esprimi la ideon de «blua» (koloro) estas la vorto blanu, ĉar ĝi enhavas tri fonemojn de la angla b/ue, tri de la ĉina lan, du de la hindustana nila, du de la rusa galuboj, du de la hispana azul, du de la franca bleu, kaj kvar de la germana blau. La azianoj mem ŝajnas rifuzi tian sistemon. En verketo tit-

-olita «Language Problem and World Unity», hinduniano, Bhabes Chandra Cha-

udhuri, alvenas al la konkludo, ke la elektota internacia lingvo povos esti nur lingvo (nacia aŭ artefarita) baziĝonta sur la okcidenta kulturo. Kaj tiu estas ankaŭ la opinio de multaj japanoj (kiuj ege interesas sin je problemoj de interlingvistiko), de ĉinoj, kaj de aliaj azianoj.

En tia situacio estas sendube, ke, inter la nunaj IALoj (kaj ni vidis, ke praktike nur tri taŭgaj lingvoj ekzistas), la IAL, kiu plej bone kontentigas la menciitajn postulojn, estas Esperanto. Klare, ankaŭ Esperanto estas elekto: nome, ĝi estas lingvo leksike bindeŭropa. Sed leksiko ne estas la plej ĉefa kaj tipa parto de lingvo, kvankam multaj interlingvistoj ŝajnas forgesi tion. Ni studu nun iomete pli profunde la strukturon de Esperanto. El la vidpunkto de la sintaksa «funkcia tipologio» de la pola lingvisto Milewski (9), Esperanto apartenas al la tipo, kiun Milewski nomas «subjektiva», la plej ofta inter la kulturaj lingvoj (de Azio kaj Eŭropo). Se ni evidentigas distinge la kvar ĉefajn sintaksajn abstraktajn rilatojn, nome:

1. Subjekto // netransitiva predikato (latina ekz-o: Marcus dormit); 2. Subjekto aganta // transitiva predikato (lat. Marcus necat); 3. Transitiva predikato // objekto de agado (lat. mecat leonem); 4. Determinato // determinanto (lat. domus patris), ni vidos, ke neniu lingvo ekzistanta esprimas ĉi tiujn kvar sintaksajn rilatojn per

(9) T.Milewski, «Typological Studies on the American Indian Languages», Krakovo, 1967.

37

— pàgina 9 del PDF —

kvar malsamj formulaj eksponentoj. Indikante tiujn formulajn eksponentojn paj er literoj, oni povas havi ses malsamajn kunmetojn. La unua (a-a-b-c) estas la p-

lej ofte renkontebla en la lingvoj de la mondo. Ĝi estas la sama en Esperanto: a. Marko dormas,

a. Marko mortigas, b. mortigas leonon, c. la domo de la patro.

| Por ke vi komprenu pli bone tiun distingon, mi diros, ke en alia tipo de lingvoj, ekz-e en la baska aŭ en la kaŭkazaj (kiel en la kartvela), ni havas skemon a-b-a-c. Nome: la objekto de la transitiva verbo havas la saman eksponenton formalan kiel la subjekto de netransitiva verbo, dum ke la subjekto de transitiva verbo posedas specialan eksponenton, nomatan «ergativo».

Sed interne de la sintaksaj funkciaj tipoj distingiĝas aliaj tipoj, formalaj. Estas ĉi tie, kie Esperanto malproksimiĝas de la hindeŭropaj lingvoj, prezentante tipon, kiun oni ĝenerale nomas «aglutina». En la aglutina tipo de lingvoj, ĉiu morfologia rilato esprimiĝas per unu, kaj nur unu, afikso nevariebla. Zamenhof mem klare konstiis pri tiu ne-eŭropa aspekto de sia lingvo, kaj skribis: «simila konstruo de lingvo estas tute fremda al la Eŭropaj popoloj», dum ke ĝi ne estas fremda, ekz-e, al popoloj parolantaj ural-altajajn lingvojn. Sed — kaj ĉi tie eble kuŝas la plej genia punkto de la zamenhofa lingv-aranĝo — dum ke en naturaj aglutinaj lingvoj la afiksoj ne posedas sendependan vivon, en Esperanto ili povas ankaŭ esti uzataj kiel memstaraj vortoj; nome: ili povas esti izolitaj, kaj en tio Esperanto proksimigas ankaŭ al la tiel nomataj izolaj lingvoj (ekz-e la ĉina kaj la vjetnama, ktp.). Ni havas do lingvon kun tute eŭropa leksiko (aŭ, pli bone, internacia, ĉar nun multegaj eŭropaj vortoj estas uzataj en praktike ĉiuj lingvoj de la mondo) kun funkcia strukturo de subjektiva tipo (tipo, al kiu apartenas ne nur preskaŭ ĉiuj eŭropaj lingvoj, sed multaj aliaj), kun formala strukturo de tipo aglutina, sed bavanta, plue, la eblecon (realigeblan nur en lingvoj de tipo izola) apartigi kaj forpreni la unuopajn afiksojn, igante ilin uzeblaj ankaŭ kiel sendependaj vortoj (10). Tial, nur post la legado de mallonga klariga

(10) La origino de tiu ideo ŝajnas al mi sufiĉe klara. En tiu epoko, inter la lingvistoj superregis evoluismaj ideoj, laŭ kiuj la plej malnovaj lingvoj estis izolaj, poste aperis, per aglutinado de izolaj eroj, la aglutinaj lingvoj, kaj de ili, per fandiĝo pli forta de la diversaj eroj, venis la fleksiaj lingvoj. Kvankam tiuj ideoj estas nun konsiderataj kiel eraraj aŭ almenaŭ neprecizaj, ili sugestis al Zamenhof solvon vere feliĉan de la problemo de internacia lingvo. Tiu ĉi ne estas la sola ekzemplo pri tio, kiel Zamenhof — kelkfoje nekonscie — intuis. interesajn solvojn de interlingvistikaj problemoj (vidu ekz-e V. Setalŝ, «Lingva esprimkapablo kiel funkcio de la vorttrezoro», en «Esperantologio», I/1, pĝ. 5; W.E. Collinson, «T- he Internationality of Some Esperanto Affixes», samloke, I/2, pĝ. 81. Pri la kelkfoje nekonscia internacieco de Esperanto, vidu J. Bianchini, «Cursus completus Esperanti», S. Vito al Tagliamento, 1934, en kiu montriĝas hazardaj koincidoj inter Esperanto kaj eĉ aziaj kaj afrikaj lingvoj.

38

enkonduko, la parolanto iun ajn lingvon povas traduki iun ajn esperantan tekston helpe nur de vortaro. Sed ni lasu Zamenhof mem paroli pri tiu eco de lia lingvo, kiu faras Esperanton la plej reale internacia (en la senco de «tutmonda») inter la IALoj, malgraŭ ĝia eŭropa aspekto. (El «Fundamenta Krestomatio», pĝ. 248-249).

«Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortojn en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj. Se vi prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos ke tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon… li eĉ ne supozos ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia pastra lingvo. Tiel, ekzemple, la devenon de la vorto fratino, kiu en efektiveco konsistas el tri vortoj: frat (frato), iz (virino), o (kio estas, ekzistas)

=«Kio estas frato-virino» = fratino) la lernolibro klarigas en la sekvanta maniero: «frato» = frat; sed ĉar ĉiu subastantivo en la nominativo finiĝas per «o», sekve: frat’o; por la formado de la sekso virina de tiu sama ideo, oni enmetas

la vorteton «in», sekve frat’in’o; kaj la signetoj estas skribataj tial, ĉar la gramatiko postulas ilian metadon inter la apartaj konsistaj partoj de la vortoj. En tia maniero la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton; li eĉ ne suspektas ke tio, kion li nomas «finiĝo» aŭ «prefikso» aŭ «sufikso» estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare… Kaj tamen la rezultato de tiu ĉi konstruo de la lingvo estas tia ke ĉion kion vi skribos en la lingvo internacia tui kaj kun plena precizeco (per ŝlosilo aŭ eĉ sen ĝi) komprenos ĉiu, kiu ne sole ne ellernis antaŭe la gramatikon de la lingvo sed eĉ neniam aŭdis pri ĝia ekzistado».

Al mi ŝajnas preskaŭ vidi kontentecan rideton sur la lipoj de Zamenhof: «La Eŭropanoj kredas, ke ili parolas eŭropan lingvon, parolante Esperanton, sed efektive ĝi bavas strukturon, kiu ne estas eŭropa, sed universala!».

Kiel mi jam diris, nur profitante de tiu genia trajto la lingvo Esperanto povos fariĝi vere tutmonda esprimilo, eĉ per esprimprovoj aŭ kunmetoj de vortetoj, kiuj, en la komenco, povas esti ŝokantaj el kelkaj tradiciaj eŭropaj esperantistoj. Ĉi tiu do estas la ĉefa vojo al reala internaciiĝo de IALo, kaj ne la inventado de miksitaj vortaroj aŭ ĉin-eŭropaj morfologiaj eltrovoj. Ne estas malfacile imagi al si, ke en la estonta tempo neŭtralaj frazoj kiel Tio ĉi indas anstataŭos pli kutiman eŭropan frazon Oni devas fari tion, ktp. Antaŭ kelkaj monatoj, mi legis plezure en maŭista libreto frazon kiel «la lingvo internacia lernen-

— pàgina 10 del PDF —

das kaj lernindas», en kiu oni profitas ĝuste de la malpli naciaj kaj malpli eŭropaj aspektoj de Esperanto: la ebleco originale ekspluati tiun ĉi tendencon de la lingvo estus preskaŭ senlima, kaj ni ne havas nun tempon por fari tro multe da ekzemploj. Eĉ sen troigi en tiu direkto, sendube, dum ke la lingvo estos pli kaj pli parolata de ne-eŭropanoj, la uzadode tro tipe eŭropaj idiomaĵoj devos esti malpliigita. Ekzemple, mi legis en la tre konata verko de I. Lapenna, «Retoriko» (Parizo, 1950, pĝ. 29) frazon jenan: «La lingvo, foje formiĝinte, mem influas sian propran bazon». Esprimmaniero kiel «foje formiĝinte» estas, mi pensas, ne facile komprenebla sen pripensado al Aziano (ĝi venas de la franca dirmaniero «une fois formĉe», kie «une fois», Esperante «foje», ne povas signifi «tuj post» por hindiano aŭ arabo). Utila ekzercado por esperantisto konanta lingvojn de diversaj neeŭropaj strukturaj tipoj povus esti scienca priskribo de tiuj strukturoj per Esperanto. Ekzemple, ekzistas amerik-indianaj lingvoj, en kiuj, por esprimi la ideon «tie estas domo», oni diras ion kiel «tie(ĝi)domas». La malaja verbo tute nekonas la verban tenson, sed povas esprimi per afiksoj aspektajn nuancojn, kiuj ne gravas morfologie por la eŭropaj lingvoj; Esperantaj prefiksoj kiel ek-, el-, ktp., eble povus esti uzataj por traduki ilin. Frazo kiel «Malfermu la fenestron» povas esti tradukata en hindustanan lingvon (hindian aŭ urduan) per «kbirki-ko kboldo» aŭ «kbirkt-ko kbolo».La dua frazo signifas «Malfermu la fenestron», ĝenerale. La unua signifas «Malfermu la fenestron en la direkto de interne al ekstere», sed ne fizike: kontraŭe, psikologie: «Malfermu la fenestron por li, ne por mi». Eble oni povus uzi «ek-malfermu», aŭ «el-malfermu»?

Do, ĉu Esperanto estas perfekta? Nenio estas perfekta sur la tero. Sed mi kredas, ke oni povas aserti, ke, inter la IALoj, Esperanto estas la lingvo plej taŭga por iĝi vere internacia (t.e. tutmonda kaj ne nur tuteŭropa) helplingvo. Inter la kritikoj faritaj el Esperanto, la plej gravaj koncernas tri punktojn: artikolo, akuzativo, adjektiv-substantiva akordiĝo.

La artikolo (la), nekonata de multegaj lingvoj en la mondo, eŭropaj kaj ekstereŭropaj, estas ofte problemo. La akuzativo, kies uzado ne estas facila por multaj parolantoj eŭropajn kaj ekstereŭropajn lingvojn, ofte montriĝas baro. Samo koncernas la konformecon aŭ kunrespondecon en nombro kaj kazo de adjektivoj kaj substantivoj. Malgraŭ la multaj kaj ofte ĝustaj respondoj donitaj de esperantistoj al tiuj kritikoj (11) , oni devas agnoski, ke parolanto la lingvon malajan, ekzemple, por esprimi la ideon «Ni vidas multajn grandajn palacojn kaj be-

(11) Zamenhof mem konsentis pri tio, ke «la personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj) povas en la unua tempo tute ne uzi ĝin, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa» (««Fundam. Krestom.» pĝ. 8.). La artikolo de la fama esperantisto G. Waringhein («La akuzativo en Esperanto el teoria kaj interlingvistika vidpunkto», en «Esperantologio» I/1 pĝ. 33) restas, malgraŭ lia profundeco kaj scienco, diskutebla, ĉar (al mi ŝajnas) Waringhien bazigas sian koncepton de «klareco» sur logiko de tipo latina.

lan ĝardenon», uzas frazon» Kita libat banyak bangunan besar dan sabuab taman chantek», nome ion kiel «»Ni vid mult palac grand kaj unu ĝarden bel», klare kompreneblan ankaŭ sen morfemoj (ĉiu vorto estas nevariebla, kaj morfologio preskaŭ ne ekzistas).Li malfacile ŝatus sistemon de esprimo (por li pli embarasan kaj malsimplan) de Esperanta tipo. La sama malfacilo ekzistus eble ankaŭ por ĉino.

Certe Zamenhof, tipa centreŭropa klerulo, kiu konis multajn lingvojn, sed ne la lingvojn morfologie simplegajn (kiuj ne pro tio iĝas dubasencaj) de la Malproksima Oriento, ĉiam iom suspektis, ke troa simpleco estas danĝera por la klareco. Eblajn ŝanĝojn en la direkto de plisimpligo ni ne povas ankoraŭ klare – magi: ĉio dependos de la efektiva disvastiĝo de Esperanto en la ekstereŭropaj landoj kaj de la efektiva praktika uzado de la lingvo.

Mi konkludas tiun ĉi bedaŭrinde tro longan paroladon [indikante la poeziajn verkojn de Zamenhof]. Ankaŭ en kampo poezia lia lingvo povos atingi ne antaŭvideblajn belajn kaj novajn rezultatojn, se nur la esperantistoj uzados nove kaj vere internacie ĝiajn ankoraŭ parte neekspluatitajn esprimrimedojn.

Milano, 20.11.1971

preĝo

Ekde kiam la Homo akiris la rezonkapablon, li ekkomencis preĝi. Senfinaj estas la preĝoj kiujn oni sendis al superulo, sed eble neniu preĝo estas pli aktuala ol tiu-ĉi, kiun verkis la estro de indianoj Sioux, Flava Alaŭdo.

Ho Granda Spirito, kies voĉon mi aŭdas en la ventoj kaj kies spiro donas vivon al la tuta mondo, aŭskultu min! Mi venas al Vi, unu el Viaj multnombraj filoj. Mi estas eta kaj malforta. Mi bezonas Vian forton kaj Vian saĝecon. Lasu ke mi marŝu tra la belaj kreitaĵoj kaj permesu ke miaj okuloj admiru la ruĝoran sunsubiron. Faru ke miaj manoj respektu tion kion Vi kreadis kaj ke miaj oreloj estu pretaj aŭskulti Vian voĉon. Donu al mi saĝecon, por ke mi konu la aĵojn pri kiuj Vi instruis miam popolon, la lecionojn kiujn Vi kaŝis en ĉiu folio, en ĉiu Ŝtono. Mi petas forton, ne por superi miajn fratojn, sed por sukcese venki miam plej grandan malamikon: mi mem!

41

— pàgina 11 del PDF —

Faru ke mi ĉiam estu preta veni al Vi, kun puraj manoj kaj malfermitaj okuloj,

por ke, kiam la vivo svenas kiel la lumo ĉe la sunsubiro,

mia spirito venu al Vi senhonte.

esperantigis Mario Dazzini

11a internacia konferenco

programo de la 11a Internacia Konferenco de ILEI en Luksemburgo

Merkrede – 07.13

Vendrede – 07.15

20.00 – ĉiuj konferencanoj estu en Holiday 9.00 – Malfermo de la laboroj.

Inn

20.00 – La hotelestro ofertos al ĉiuj bonvenkoktelon.

21.30 – Gekolega renkontiĝo: la estraro persone salutos la ĉeestantojn.

22.00 – Kunsido de ILEI-estraro kaj de Loka Organiza Komitato.

Jaŭde – 07.14 10.00 – Solena Inaŭguro de la konferenco — Salono en Holiday Inn Programeto: 1) Muzikaĵo aŭ legaĵo 2) Salutado de la gastoj kaj konferencanoj 3) Salutvortoj de la gastoj kaj de la sekciestroj jn 4) Festparolado de la ĝenerala sekretario de ILEI:«La estonto de Eŭropo sen komuna lingvo».

20.00 – 1) Enkonduko en la laboron de la sema-

jno kaj programaŝanĝoj

2) Diskutado kaj aldonaj deziroj flanke de la ĉeestantoj

3) Niaj zorgoj kaj sugestoj.

42

– Formiĝo de stud-kaj laborkomisionoj:

1) Komisiono por ĝisdatigo en la instrumetodoj kaj lernolibroj;

2) Komisiono por preparo de Regulamento pri organizado de ILEI-konferencoj kaj Seminarioj;

3) Komisiono por pristudo de sciencaj rezultoj de la eksperimentoj en Regionoj 1 kaj 2;

4) Komisiono por partopreno al la projekto pri Asociiĝintaj Lernejoj de U- nesko;

5) Komisiono por preparo de Internacia Simpozio pri Interlingvistiko por scienca kontrolo de Esperanto ĉe Universitato Eŭtvos Lorand en Budapeŝto;

6) Komisiono por fondo de ILEI-biblioteko: preparo de Statuto kaj regu lamento;

7) Komisiono por interŝanĝo de klasvizitoj kaj korespondado;

8) Komisiono por preparo de Internacia Simpozio ĉe Universitato Sorbonne en Parizo;

9) Komisiono por preparo de Monda E- kspozicio de Infandesegnaĵoj ĉe Unesko en Parizo;

10) Komisiono por preparo de ILEI-konferenco en Afriko. 17.00 – Kiamaniere moderne instrui esperanton -Spertoj kaj praktikaj provoj de gekolegoj partoprenantaj la konferencon.

Libera vespero

Sabate – 07.16

9.00 -S-ro Reuland: «La leceburga lingvo».

11.00 – Direktoro Jozefo Ingusz: «Analizo de ILEI-sekcioj en la socialismaj landoj — Kreo de kunordiga subcentro en Budapeŝto».

17.00 – Prelego de prof. Istvan Szerdahelyj pri: «La sciencaj rezultoj de lingva eksperimentado».

20.00 – Malstreĉado (ŝercoj — kantado — humuraĵoj k.t.p.).

Dimanĉe – 07.17

9.00 – Katolika diservo celebrata de Pastro Hansjorg Kindler

10,30 – Prelego de Prof-ro D-ro Mario Daz- – zini: «Paŭlo kaj Franciska» el la 5a kanto de la Infero el la Dia Komedio de Dante.

17.00 – Prelego

Lunde – 07.18

9.00. – Vizito al instancoj

17.00 – Prelego de s-ano Gaston Turin, vicsekretario de ILEI, pri: «Kunlaboro kun FIMEM».

18,30 – D-ro Prof-ro Mario Dazzini: «Kiel organizi kaj funkciigi ILEI-sekcion».

20,30 – Malstreĉado (ŝercoj-kantado-ludoj — humuraĵoj — skeĉoj)

Marde – 07.19 – Tuttaga ekskurso

Merkrede – 07.20 9.00 – Kunveno kun gvidantoj en la instruistaj unuiĝoj, kun inspektoroj kaj eduk-

ministeriaj reprezentantoj -Diskutoj 16.00 – Raportoj de la sekciestroj pri la instruado de esperanto en la lerneja jaro 1976-1977 kaj pri la vivo de la sekcioj. 20.00 – Salono en la ĉefurbo — Magia vespero aŭ pupludo kun TRIKSINI (S-ro Hansjorg Kindler)

Jaŭde – 07.21

9.00 – Vizito al Universitato kaj lernejoj.

16.00 – Bruĉjo Kasini – Prelego pri «Ĉu amorfa integriĝo aŭ kreiva kunlaboro? ».

18.00 – Gaston Turin — Bruĉjo Kasini — Mario Dazzini «Pri Internacia Pedagogia Revuo – IPR».

Libera vespero

Vendrede – 07.22 9.00 – Kunsido de ILEI-komitato Raportoj de la 1) Prezidanto 2) Vicprezidanto 3) Ĝenerala sekretario 4) Vicsekretario 5) Kasisto Diskutado kaj decidoj Posttagmeze oni veturos al Esch/Alzette, la dua plej granda urbo de Luksemburgujo 15.00 – Vizito de la « Foyer de la Solidaritĉ», t.e.hejmo kaj lernejo por kriplaj aŭ/kaj mensmalsanaj infanoj. 18.00 – Akcepto en la urbodomo de Esch/Alzette 19.00 – Manĝo komuna en gastejo 20.00 – Vizito de la presejo de «Tageblatt», la dua plej granda Luksemburga gazeto. 22.00 – Reveturo al Luksemburgo.

Sabate – 07.23

9.00 – Laborplano por 1978 kaj perspektiva agado de ILEI ĝis 1979 — Fondo de novaj sekcioj. – Planado kaj fiksado de la programo de XXIla Internacia Konferenco de ILEI.

17.00 – Konkludoj, decidoj, rezolucioj.

20,30 – Adiaŭa vespero.

Dimanĉe – 07.24 – Forveturo de la konferencanoj.

43

— pàgina 12 del PDF —

ĉu esperanto en la eŭropa komunumaro?

La Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj kaj la Eŭropa Esperanto-Centro jam dum multaj jaroj havas bonajn rilatojn kun la Centro por Eŭropa Edukado en Bruselo. Tiu centro estas la unua eŭropa instanco kiu eldonas gazeton en Esperanto «Eŭropa Dokumentaro». La centro ankaŭ publikigas artikolojn pri esperanto en siaj alilingvaj eldonoj kaj volas helpi al la enkonduko de esperanto en eŭropaj instancoj.

Je la fino de 1975 la nombro da abonantoj estis 800 kaj ni esperis baldaŭ atingi la nombron 1000 por publikigi pli belan gazeton. Bedaŭrinde la nombro falis ĝis 423 an 1976 kaj nun estas eĉ pli malalta. Kie estas niaj antaŭaj kaj novaj abonantoj konvinkitaj ke esperanto estas LA SOLVO por la lingva problemo en Eŭropo? Ĉu ili ne plu estas interesitaj pri eŭropaj aferoj kai pri intergriĝo de eŭropaj popoloj?

Post daŭra informado nun kelkaj eŭropaj instancoj montras pli da intere- So por esperanto. Dum la kongreso en Ateno ĉeestis oficiala EEK-reprezentanto. l

Ankaŭ kelkaj semajnoj Dr. Den6el nome de la Eŭropa Esperanto-Centro, parolis en Bruselo kun S-ro Sidet, fakestro pri informado en la Eŭropa Komisiono.

Dum tiu renkonto reciproka informado kaj dissendo de informaterialo estas oficiale akceptita.

Multaj parlamentanoj ne plu konsentas pri la multekosta lingva-ĥaoso en la komunumaro kaj niaj aktivuloj por parlamenta agado kaj eksteraj rilatoj konstatas pli da interesiĝo por esperanto en pluraj EEK-landoj.

Ankaŭ ni montru intereson por eŭropaj aferoj! Baldaŭ ni devas elekti por Eŭropa Parlamento kaj pli kaj pli oni decidas en Bruselo kaj Luksemburgo, kio okazos en Eŭropo. Ekemple, la ministroj pri edukado de la naŭ jam decidis pri instruado de unu fremda lingvo al ĉiuj infanoj en Eŭropo. Kompreneble ili ne konsentis kiu lingvo.

Se ni ne volas perdi la rilatojn kun eŭropistoj kiujn ni atingis post multe da labore, ni ankaŭ devas montri intereson por eŭropaj aferoj, La minimumon kiun vi povas fari estas aboni «Eŭropa Dokumentaro», ĉe via libroservo, ĉe UEA, aŭ rekte ĉe la Centro por Eŭropa Edukado, rue de Vceweyde 37, B-1070 Bruselo. La prezo estas 180 belgaj frankoj (aŭ egalvaloro) por 4 numeroj.

4

La antuaj jaroj

En la jaro 1968 kiel departementa respondeculo pri instruado mi organizis la unuan — departementan — studokonkurson en urbo Gyula. Post unu jaro, vidante la sukceson, ni povis aranĝi jam la unuan tutlandan studkonkurson. De tiam, ĉiujare ni aranĝas la studkonkurson kiel aranĝaĵon de Hungara Esperanto-Asocio. En Hungarujo, la penso de studkonkursoj por gelernantoj havas abundriĉan tradicion. La lernejaj instancoj ĉiujare organizas studkonkursojn eldiversaj lernejaj lernobjektoj: fiziko, hemio, lingvoj, slojdo ktp. Ni adaptis tiun jam elformitan sistemon al Esperanto.

Celoj de la studkonkurso estas la sekvaj:

1. Doni eblecon por la gelernantoj montri la akiritan lingvoscion. Multfoje mem la konkurso helpis al la gelarnantoj renkonti samaĝajn kunulojn, kiuj simile okupiĝas pri Esperanto.

2. La studkonkurso povas montri al la ĵurio, kiuj junuloj montras lingvan talenton. Tiu fakto povas kontribui al tio, ke la plenkreskaj esperantistoj ekkonu la estontajn esperantistojn.

3. Tiuj gelernantoj, kiuj multfoje venas el malgrandaj vilaĝoj aŭ urbetoj, kie mankas vigla Esperanto-vivo, povas renkontiĝi kun la movado. Ni povis sperti, ke dum la daŭro de la jaroj, la junaj esperantistoj ekkonis unu la alian, formiĝis leteramikecoj. Ĝenerale ni povas diri, al multaj talentaj gelernantoj la studkonkurso donis la unuan pozitivan impreson rilate al nia movado.

4. Ne eblas preteratenti tion, ke por la studkonkurso, lernanto devas pli profunde eklerni la lingvon, pli precize tiun parton, kiu estas destinita por certa aĝo. La prepariĝo al la konkurso helpas la pli bonan sinpretiĝon.

5. Pri la instruistoj ni spertis, ke la plej seriozaj instruistoj instigas la gelernantojn partopreni la studkonkurson. Ili pliokupiĝas kun la plej bonaj gelernantoj, do klopodas plie pretigi ilin al la studkonkurso.

6. Hea kaj ceteraj hungaraj instancoj donacis multajn valorajn memorobjektojn, librojn Esperantlingvajn por la gajnintoj. Ili sukcesis aranĝi, ke pluraj gajnintoj ricevu de la pionira organizo, eblecojn partopreni internaciajn tendumadojn. Tie, la gajnintoj en vera esperantista medio povas renkontiĝi kun

la movado.Dufoje donis eblecon Hea partopreni la Infankongreseton — en Kopenhago kaj Vieno, por la plej bonaj geinfanoj.

Resume, la studkonkurso povas instigi la gelernantojn por pli profunde ekkoni la lingvon, kaj donis eblecon por la renkonto kun la movado. Ambaŭ atingaĵoj baziĝas je la aktiva kungvoscio. ki Post pluraj jaroj kristaliĝis la nun uzata konkursosistemo. Gi devis doni eblecon por 10-18 jaraj gelernantoj. La plej malhelpa estis tiu cirkonstanco, ke ĝen-

45

— pàgina 13 del PDF —

erale oni instruas diversaĝajn gelernantojn en la sama klubo aŭ rondo. Nur post kelkaj konkursoj ni konvinkiĝis, ke ne estas permeseble konkursigi ne samaĝajn gelernantojn! — Kvankam, ili eble vizitas la saman ekz. porkomencantan kurson. Kiel konkursbazon ni rigardis la lernolibron Esperanto Internacia de Szerdahelyi. Tiun lernolibron ni dividis je 4 partoj, kiuj kongruas al 4 aĝoj. (aŭ «klasoj», kiel ni ofte diras). Tiuj opaj partoj estas konvenaj al 10-14 jaruloj.

Por la mezlernejanoj ni elektis la lernolibron de Julio Baghy.

Ciu aĝogrupo (klaso) devis posedi la gramatikon kaj leksikon de la jam menciitaj libropartoj. La paroligo baziĝis sur tiu lingva materialo.

Tiel ni evitis, ke la pliaĝaj partoprenantoj superu la pli junajn, en la sama grupo. Jam kvar jarojn ni uzas la saman postularon por la departementskalaj konkursoj kaj por la tutlanda studkonkurso.

Dum la departementaj studkonkursoj la lokaj ĵurioj konkursigas la gelernantojn, kaj elektas la plej bonajn. Nur la plej elstaraj rajtas partopreni la tutlandan studkonkurson. La ĵurio elektas po unu lernanton el ĉiu aĝogrupo.

Ni uzas la sekvan postularon por la studkonkursoj departementaj kaj tutlandaj: 3. Skriba parto: La partoprenantoj ricevas surloke testfolion.

Ĉiuj opaj taskoj havas poentovaloron. Testfoliojn ricevas la elementaj klasoj 5- 8aj, kaj la mezlernejaj klasoj 1-2aj. La gelernantoj vizitantaj la trian kaj kvaran mezlernejajn klasojn ricevas tekstojn gepatrolingvajn tradukendajn al Esperanto, respektive inverse. La uzado de vortaroj estas permesata por tiuj, kiuj faras nur la tradukajn taskojn. La gelernantoj, kiuj vizitas la 5an klason, partoprenas nur la skriban parton.

2. Parola parto:

1. Konversacio — Du gelernantoj devas konversaciadi pri donita temo. La ĵurio observas la parolkapablon. La konkursantoj devas priatenti, ke la enhavo estu riĉa, stile bela, kaj konforma al la lingva situacio.

La temoj de la konversacio:

Por la anoj de la 6a klaso: Zamenhof, — Unu tago en la lernejo, — Via familio hejmo, — Kiu estas Vi? (interkonatiĝo).

Por la anoj de la 7a klaso (Krom la temoj de la 6a klaso): Ekskurso, — Veturado al la studkonkurso, — Aĉetado en iu butiko,

Por la anoj de la 8a klaso (krom la supraj temoj): Kion vi scias pri Hungarujo? (oni povas elekti ekz-e alian laŭplaĉan landon) — Pri pionira (skolta) vivo.

Por la gimnazianoj, la klaso: Vizito ĉe via parencano aŭ amiko. 2a klaso: Kiun profesion vi elektos? 3a kaj 4a klasoj: Prezentu vian urbon al iu eksterlandano! Ĉiu partoprenanto devas scii la temojn de la antaŭaj klasoj!

3. Perbuŝa klarigo de gramatikaĵoj kun ekzemploj.

4. La gelernantoj estu kapablaj memstare doni respondojn al la sekvaj primov-

,

,

adaj, literaturaj demandoj: 1. Kiam okazis la unua Kongreso kaj kio estis ĝia signifo? 2. Menciu kelkajn Esperanto-gazetojn, kiuj aperas en Hungarujo? (Rimarko:

46

kompreneble tiun demandon oni povas konformigi al la opaj landoj.) Diru parkere la Esperanto-himnon!

Ĉu Zamenhof verkis originale?

Diru vicorde la kongresojn, kiujn partoprenis Zamenhof mem!

Ĉu vi konas kelkajn Esperanto-aranĝojn nuntempajn?

Mallonga biografio de Julio Baghy.

. Mallonga biografio de Kolomano Kalocsay.

. Mallonga biografio de Antoni Grabowski

10.Mallonga biografio de Kazimierz Bein (Kabe).

11.Kion vi scias pri Literatura Mondo?

12.Kion signifas la jenaj mallongigoj: UK — ILEI — IFEF — MEM — UEA. 13.Kion vi scias pri la gazeto Paco?

14.Kion signifas PIV? Diru kelkajn frazojn pri PIV!

vpOPOJPANPFPw

Noto: demandoj 5, 9 kaj 10 estas nur por mezlernejanoj; la aliaj por ĉiuj.

5. Ĉiu konkursanto pretigu albumon, en kiun la posedanto kunkolektis diversajn notojn pri Esperanto kaj movado, la ricevitajn bildojn, bildkartojn, leterojn, memoraĵojn ktp. Respegulu la kolektaĵo (albumo) la vivon kaj la movadon

de la koncerna lando. lo

Uzante la albumon, la partoprenantoj estu kapablaj konversaciadi kun la ĵurianoj pri la enhavo de la albumo, ties pretigado ktp. Kompreneble la albumon la partoprenantoj rericevas post la konversaciado.

La ĵurio pritaksas la konkursantojn po persone. La opajn taskojn (1-5) la ĵurio pOentigas de nulo ĝis dek. Ĉiu ĵuriano memstare, ope donas la poentojn. Okaze de egalnombro de poentoj, decidas la prezidanto de la ĵurio.

La studkonkurson rajtas partopreni tiuj gelernantoj, kiuj posedas la vortojn, kaj la gramatikajn erojn de la subaj lernomaterialoj:

Elementlernejanoj, surbaze de la lernolibro: Esperanto Internacia:

5-a klaso: 1-6a lecionoj.

6-a klaso: 1-12a lecionoj,

7-a klaso: 1-18a lecionoj,

8-a klaso: 1-24a lecionoj.

Mezlernejanoj devas scii la enhavon de lernolibro de Julio Baghy:

1-a klaso: 1-8a,

2-a klaso: 1-16a,

3-a klaso: 1-24a,

4-a klaso: 1-32a lecionoj..

Tiuj gelernatoj, kiuj lernas Esperanto po 3 aŭ pli horojn semajne devas konkursi laŭ la Esperanto Internacia:

5-a klaso: 1-12a,,

6-a klaso: 1-24a lecionoj.

7-a klaso: Uzante la lernolibron Esperanto 2 (de Szerdahelyj), devas scii la unu-

41

— pàgina 14 del PDF —

la hungaraj konkursoj

an duonon de la lernolibro.

8-a klaso: Dua duono de la Esperanto 2.

Ni ne atentas, en kiuj formoj la gelernantoj interne de la supraj kategorioj, aŭ semajne kiom da studhoroj okupiĝas pri Esperanto. La principo de la grupigo estas nur la aĝo de la gelernantoj resp. la klaso.

Niaj proponoj por internaciigi la sistemon de la Studkonkurson

Mi estas konvinkitaj, surbaze de 8jaraj spertoj, ke la skizita formo de la Tutlanda Esperanto-Studkonkurso estas aplikebla al ĉiu lando, kie Esperanto estas aplikebla al ĉiu lando, kie Esperanto estas instruata. Kompreneble, ni devas rafinigi iomete la suprajn kondiĉojn, la temaron ktp. Sed ni povas transpreni kaj proponi al la landaj Instruaj Komisionoj la sistemon de la konkurso.

Ni proponas:

1. Por elementaj lernejanoj ni uzu ĝenerale la lernolibron Esperanto Internacia. Ne la teksta enhavo estas por ni grava sed la morfemoj kaj gramemoj. Tiuj kune estas la elirpunkto por unuecigi la postulojn.

2. Ĝis hodiaŭ ne ekzistas internacia libro por la pliaĝaj gelernantoj (15-jaraj)

Ni proponas, ke la lernolibro de Szerdahelyi Esperanto 2 fariĝu internacia libro.

Surbaze de tiu ni povas ellabori la postularon por la tn-aj mezlernajanoj, kiuj fakte ne povas esti mezlernejaj gelernantoj, sed 15-18 jaraj gejunuloj.

3. Antaŭ ĉio oni devas akcepti la penson de Studkonkurso de opaj landaj asocioj, kaj aranĝi studkonkursojn enlandajn. En la unuaj jaroj ni povas akiri naciajn spertojn.

4. Post difinita tempo — ŝajnas al mi konvene, ke tiu estas almenau 2-3 jaroj, ni povos aranĝi Internacian Studkonkurson.

5. La donita postularo de Hungara Esperanto-Asocio estas nur propono, sed ni devas aldoni, ke tiu formo — en grandaj trajtoj, precipe la I-V, punktoj — iĝis koverna por ni, dum 8jaraj spertoj.

La aŭtoro estas preta transdoni la spertojn, kaj partopreni en la ellaborado de la programo de Internacia Studkonkurso de Esperanto.

Prezidanto:

Vicprezidanto:

Sekretario: Vicsekretario:

Kasisto:

Aŭstralio: Aŭstrujo: Belgujo:

Brazilo: Britujo: Bulgarujo: Danlando: Finnlando: Francujo: F.R.Germanujo: Grekujo: Hispanujo: Hungarujo: Islando: Israelo: Italujo: Japanujo: Jugoslavio: Kanado: Kolombio: Koreujo: Nederlando: Norvegujo: Nov-Zelando: Pollando: Rumanujo: Sanmarino: Sovet-Unio:

Svedujo: Svislando : Usono:

Ĉeĥoslovakujo: Germana D.R.: Kubo:

Luksemburgujo:

Malagasujo: Zairujo: F.I.M.E.M. U.E.A.

Estraro de ILEI

Rektoro Helmut Sonnabend, In den Horstwiesen 42

D-315 Peine (Fed. Resp. Germanujo)

Direktoro Johano Ingusz, Liget ut. 40, H-1102 Budapest X, (Hungarujo)

D-ro Mario Dazzini, C.P. 22, I-54100 Massa C., (Italujo)

S-ro Gaston Turin, 43 Rue Emile Magnin, F-25300 Pontarlier (Francujo)

S-ro Olle Osson, Bantorget 3, S-222 29 Lund (Svedujo). p-ĝ-k. Stockholm 682 117-7.

Sekciestroj de la Ligo Ivan Th. Maddern, Box 411, Morwell, Victoria 3840 Ernst Rixner, Kleingasse 6 – 18/8/13, A – 1030, Vieno G. Pirlot, Residentie «Vaughan», Kemmelbergstraat 3-5/b,3 B-8400 Oostende Elvira Fontes, Caixa Postal 5888, Sŝo Paulo Hilary Chapman, 7 fairacre road, Barwell, Leicester, LE9 8HH. Vasil Bozarov, ul. Ljubotran 98, blok 4, Vhod A, Sofia Lis Thune, Brembirvanget 15, DK-2650 Hvidovre Pentti Jarvinen, Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82 F. Le Magadure, 23 Rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont Hermann Behrmann, Ellerbuscher Str. 81, D-4972 Lohne 1 Sokrates Sakellaropoulos, Agias Paraskevis 30, Kato Patissia, Ateno (816) Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante Marta Cser, Zelau ut. 10-14, H-1368 Budapest V Baldur Ragnarsson, Sogavegur 170, Reykjavik Reuven Alberg, str. Kraus 12, Tel-Aviv, Ramat Aviv Catina Giulia Dazzini, Casella Postale 22, I-54100 Massa C. Fusakugu Kido-Gamoo Higasi 6-51 – Kosigaja Saitama, 343 Miodgrad Stojanoviĉ, Duruntorska ul. 2/IV-32, YU-11000 Beograd George du Temple, 930 Ardmore Drive, R.R.2, Sidney, B.C. V8L 3S1 Manuel Angel M., Apartado Aĉreo 50179, Medellin Dae Young-Rhie, 240-19, Sang-do-2-dong, Yong-dung-po Ku, Seoul O. Hoekstra, Frederikslaan 47, NL-1719 Schoorl Elna Matland, Brekkeveien 50, N-4200 Sauda Gwenda Sutton, 1 Wood Street, Upper Hutt

Prof. Marina Michelotti, via XXV marzo 73, I-43031 Rep. S. Marino Johannes Palu, SoOlme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV

Nikolaj Starodubĉev, poŝtrestante, SU-340047 Doneck

Olle Olsson, Bantorget 3, S-222-29 Lund

John L. Lewine. West Stockbridge, MA 01266

Kunlaborantaj organizoj aŭ izolitaj membroj

Karel Kraft, poŝta 5, Zdabof V-28, CS-261 05 Pribram Ludwig Schodl, Rosa-Luxemburgstr. 37, DDR-195 Neuruppin Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila Albert Wickler, 1, rue de Kehlen, L-Olm

Prof. Eugene Raveloson, BP 127, Tananarive,

Antome-Samuel Ngangu, BP 13, Lukala (Nkandu)

Federation Internationale de Mouvements d’ Ecole Moderne Universala Esperanto-Asocio

— pàgina 15 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO (IPR) Oficiala organo de Internacia Ligo de Esperanto-lInstruistoj (ILEI)

Aperas trifoje jare.

Redaktis: G. Turin 43, rue E. Magnin F – 25300 Pontarlier

Konto: Poŝtĝirkonto: Stockholm 682 117-7 Olle Olsson, Bantorget 3 S-222 29 Lund (Svedujo)

Jara abono: 16 svedaj kronoj aŭ egalvaloro. La abonprezon oni pagu al la landaj sekcioj de ILEI. Nemembroj de ILEI povas pagi al la supre indikita konto.

IPR 1977/3

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

IPR

Eldonata de lnternacia Ligo de Esperanto-Instruistoj

ILEI

Jarkolekto 7 N-ro 3, 1977

Pizo, Italujo

— pàgina 2 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGI = . ro 31997 OO instruspertoj en

esperantfakaj klasoj

presita en Italujo ĉe offset vallerini via consoli del mare 15, i-56100 pisa, tf. O50-40604

Enkonduko

1. Kiam mi entreprenis en la jaro 1967 unuan fojon gvidi Esperantan kurson, mi jam havis la diplomon. La studadon ni komencis en la studjaro 1965-66. En la sekva jaro estis la UK en Budapeŝto, mi renkontis eksterlandanojn kaj konstatis, ke Esperanto estas taŭga rimedo por ekkoni eksterlandanojn. La gelernantoj kaj la gepatroj ankoraŭ memoris la kongreson, ĉar estis intereso je la kurso.

En la sekva jaro — en alia lernejo — mi denove komencis instrui kurse nian lingvon. Dumtempe aperis ministeria dekreto, kiu rajtigis organizi tielnomantajn fakajn lingvajn klasojn, komence en la tria klaso. Tiamaniere Esperanto okupis sian lokon en la vico de la intrueblaj fremdaj lingvoj.

2. En Hungario du lernejoj ricevis la rajton devige instrui Esperanton. Unu el tiuj du lernejoj estis la lernejo, direktata de mi, persone mi, kiel instruisto.

Nun funkcias jam la kvara lernojaro, kaj la komencaj gelernantoj nun jam vizitas la sesan klason.

Post mi komencis instrui la lingvon du gekolegoj, kiuj instruas en la tria, respektive en la kvara kaj en la kvjna klaso.

3. En Hungario la deviga lerneja instruado komenciĝas en la sesa jaraĝo, kaj daŭras ok jarojn. Tiu estas la tielnomata baza lernejo, en kiu oni devige lernas la rusan lingvon, ekde la kvina ĝis la oka klasoj. La fakajn studobjektojn — matematikon, korpedukadon, lingvojn, kanton ktp — oni komencas en la tria klaso.

La studhornombroj estas posemajne en la tria kaj la kvara klasoj 3 horoj, en la kvina, sesa, sepa kaj la oka klasoj 5 horoj.

Sendepende de aliaj instruitaj lingvoj en la kvina klaso oni komencas lerni la rusan lingvon.

4. Ĝenerale en la fakaj klasoj oni kutimas elekti la gelernantojn laŭ ilia emo kaj talento.

enhavo Inter la tri paralelaj klasoj mi elektis interkonsente kun la gepatroj unu tu-

tan klason por esti Esperanta klaso. La konsisto de la klaso — laŭ talento, gepatra

edukadeco, profesio, financaj rimedoj — estis tute simila al aliaj klasoj. Mia lernejo estas en laborista kvartalo, la tri kvaronoj de la klaso kaj lernejo estas gefiloj de laboristoj, kiuj ĝenerale ne konas fremdajn lingvojn kaj ne povas helpi al siaj gefiloj

Jobano Ingusz — Instruspertoj en esperantfakaj klasoj 49 en lingvostudado. d-ro Mario Dazzini — Kiu lingva solvo por Eŭropo? 62 Du jarojn mi jam instruis Esperanton al ili, kiam komenciĝis la trijara ekspe- Giseppe, Casagrande nii «Muzikoterapio» 68 rimento en kvin landoj por enkonduki Esperanton en lernejojn. — Eŭropa internacia lernejo /44) | Nun estas kvar formoj en Esperanto instruado en la hungaraj lernejoj. “= — Statistiko pri esperanto-kursoj 70 “XX — Rezolucio de la 11a Internacia Konferenco de ILEI 71

49

— pàgina 3 del PDF —

1. La formoj de la lerneja instruado de Esperanto 1. Kursoj

Tiu estas la tradicia formo de instruado eksterprograma. Krom la studhoroj instruas la anonciĝintajn instruisto. La gelernantoj pagas malgrandan kotizon. Ili ricevis klasifikon, sed ĝi ne influas la rezulton de la atestilo. 2. Pionira fakrondo

En interkonsento kun la estraro de Asocio de Hungaraj Pioniroj oni povas

organizi Esperantajn fakrondojn, kie la gelernantoj en ludaj formoj lernas la lingvon.

La anoj de tiaj fakrondoj ricevis legitimilon de la Hungara Esperanto-Asocio, kiun ili metas en la pioniran legitimilon. 3. Eksperimentaj klasoj

Entute ekzistas 9 klasoj, 4 en Budapeŝto, 5 en provinco. Ili instruas la lingvon laŭ koordinata programo de la kvar partoprenantaj landoj. [Bulgario, Italio, Jugoslavio, kaj Hungario].

La studhoroj enestas en la horaro kaj la gelernantoj ricevas klasifikon, oni kalkulas en siajn atestilojn. 4. Fakaj klasoj

Estas la plej serioza instruformo, kun alta studhornombro. La studhoroj estas en la horaro kaj oni kalkulas la klasifikon en la atestilon.

Laŭ ‘la lasta statistiko en tiuj ĉi kvar formoj en 83 lernejaj unuopoj — Klasoj, fakrondoj, kursoj — entute 1616 gelernantoj lernas Esperanton en Hungario.

Mi okupiĝas en ĉi tiu skribaĵo pri la rezultoj kaj spertoj en fakaj klasoj.

Nun, je la fino de la tria lernojaro, kiam mi instruas devige Esperanton, Oni povas jam konstati, ke Esperanto enigis en la vicon de studobjektoj. Oni taksas ĝin kiel popularan studobjekton, eĉ rekonas ĝin kiel tre bonan rimedon por ekkoni la vivon de eksterlandaj gelernantoj.

Nl. Historia trarigardo

Jam en kelkaj landoj kaj en diversaj periodoj oni provis mezuri la efikon de la Esperanto — intruado. Mi nur mallonge mencias kelkajn rezultojn — laŭla artikolo de Prof-ro I. Szerdahelyi. [Le lerneja instruado de Esperanto].

Jam en la Unua Kongreso en Bulonjo-sur-Maro, en 1905, Edmond Privat proponis la enkondukon de Esperanto en lernejojn. En tiu ĉi jaro en Francio memvolaj lernejaj kursoj funkciis.

Oficiale en Usono omi enkondukis en 1908 en Maryland-Poste oni instruis la lingvon en kelkaj germanaj, francaj, anglaj, rusaj kaj alilandaj lernejoj.

Post la unua mondmilito la Ligo de Nacioj je la 18-an de aprilo 1922 invitis la kompetentulojn de la edukado kaj la lingvoinstruado el 28 landoj.

La delegitoj citis la koncernajn registarajn dekretojn, kiuj reguligas la instruadon. En la dua tagorda punkto oni pritraktis la efikon de la Esperanto — instruado pri la instruado de gepatra lingvo. La efiko estas ĉefe bona en la vortfarado kaj la instruado de la ortografio. Surbaze de la raportoj de la inspektoroj, la brita edukm-

50

nistro deklaris: la gelernantoj, kiuj lernas Esperanton, plibone parolas, konceptas kaj komprenas la gramatikon de la gepatra lingvo. La tria debattemo estis: la efiko de la lerneja instruado de Esperanto pri la kompreno de aliaj fremdaj lingvoj. La deputitoj deklaris, ke pere de lernado de Esperanto, la gelernantoj pli facile alproprigis la sistemon de indoeŭropaj lingvoj.

La klara tagorda punkto: la efiko de Esperanto pri la instruado de geografio kaj pri la edukado de la internacia kompreno kaj paco.

Ĉefe la korespondado estas taŭga por elformi la ekkonon kaj estimon de aliaj popoloj.

La konferenco prezentis siajn spertojn kaj rezultojn al la Ligo de Nacioj.

La Komisiono de Intelekta Kunlaboro en aŭguasto de 1923 pritraktis la demandon de Esperanto instruado, ĉar la ligo de Naciaj transdonis la rajton de dispono.

La Komisiono malakceptis la proponon, ke oni instruu Esperanton en lernejoj, sed rimarkis, ke la Ligo de Naciaj atentu la evoluon de Esperanto «kies agado povos efike helpi la kreadon de la morala unueco de la mondo, se sia disvastiĝo ĝeneraliĝos».Post la dua mondmilito en 1954-a konferenco de UNESCO en Montevideo pritraktis la kulturajn rezultojn de Esperanto.

NII. La valoro de Esperanto-instruado 1. Esperanto instruado havas en tri rilatoj valoroj:

en pedagogaj

en didaktikaj vidpunktoj

en praktikaj Esperanto-instruado helpas plivastigi la sanan internacionalismon, la socialistan humanismon. Estas taŭga por komuniki la socian, materian kaj kulturan evoluon de aliaj nacioj. Pro sia logika gramatiko helpas la konsekvencan pensadon. Ni povas interkonsenti kun la deklaro de Prof-ro Rudolf Rakusa: «Esperanto estas perfekte taŭga, ke akcelu la pedagogajn celojn de la socialista lernejo». [Esperanto kaj Lernejo, Ljubljana, 1959.17.p.] Esperanto-instruado helpas la lernadon de naciaj lingvoj kaj la gepatra lingvo. 2. La efikon de Esperanto-instruado je la fremdaj lingvoj oni jam eksperimentis kelkloke. Por mi estas eble la plej interesa la eksperimento, kiun oni faris en finnlanda gimnazio, en urbeto Somero dum tri jaroj. Joel Vilki, direktoro de gimnazio, faris kun du klasoj eksperimenton.

La klaso C en la jaro 1958-59 po semajne en ses horoj lernis Esperanton. En la sekva jaro ili lernis krom Esperanto ankaŭ geografion esperantlingve kaj komencis lerni germanan lingvon. lEn la lernojaro 1960-61 apud la geografio ankaŭ la kanthorojn gvidis esperantlingve, kaj daŭris la instruado de la germana lingvo. La klaso B ne lernis Esperanton, ekde la unua klaso lernis germanan lingvon.

— pàgina 4 del PDF —

La klaso C atingis en la tria jaro el germana lingvo la klason B.

La instruisto de la germana lingvo en sia raporto emfazis, ke la Esperantoklaso estas multe pli vigla, pli kuraĝa, parolas pli memstare, la parolkapablo de la lernantoj estas pli evoluita ol en la paralela klaso.

Estas interesa sia motivado:

«La fakto, ke la lernado de Esperanto permesis al ili novan lingvon en interparolo kun la instruisto jam de la unua leciono, naskis en ili kuraĝon kaj memfidon. Ekster tio oni povas kun granda verŝajno pretendi, ke la kapablo akceptis novajn formojn de sinesprimo jam subkonscie helpas al ili la alproprigon de nova fremda lingvo».

Pri la eksperimento tiel deklaris Y. Ruutu, ĉe direktoro de la finna kultura ministerio: «La demando de enkonduko de Esperanto — Lingva Internacia estas tre interesa. Tiu povos esti tre utila, ĉefe al tiel malgranda lando, kiel Finnlando».

3. En la nuna [1971-72] lernojaro komenciĝis tri jara eksperimento de kvin landoj.

Laŭ la spertoj de ĝis nuna instruado en la mondo, oni povas starigi jenajn hipotezojn, kiujn oni povas dum la eksperimento, t.e. dum la instruado konfirmi, korekti, au rifuzi: a. La lernado de Internacia Lingvo Esperanto helpas kompreni kaj orientiĝi en la strukturo de la gepatra lingvo. b. La lernado de Internacia Lingvo Esperanto ebligas la plirapidan orientiĝon en la strukturo de fremda nacia lingvo. c. La lernado de Internacia Lingvo Esperanto helpas al la kompreno kaj uzado de fremdaj kaj internaciaj esprimoj. d. Paralela instruado de Internacia Lingvo Esperanto en la lernejoj de diversaj landoj kaj ĝia praktika aplikado ebligas al la lernantoj ampleksan kulturan interŝanĝadon, konatiĝon kun larĝa spektro de literaturaj kaj intelektaj kreaĵoj de grandaj kaj malgrandaj popoloj, relative frue vekas la emon al la produktiva skribkapablo, en senperaj kontaktoj ebligas pli intime ekkoni aliajn popolojn iliajn vivmanierojn kaj aliflanke memfariĝi la ambasadoro de sia hejmlando. e. Uzo de Internacia Lingvo Esperanto ebligas liberan kompreniĝon sen sento de malsupereco, vekas la konscion pri samvaloreco inter samaĝuloj alilandaj, formas la koncepton de internaciisto kaj paca kunvidado inter la popoloj kaj humanisman interkomprenon inter homaj kontaktoj. 4. Mi ŝatus konfirmi, ke tiuj hipotezoj estas veraj, efektivigeblaj.

Tiu ĉi laboraĵo intencas esti dokumento de tiu. En mia instruado estas la komparo de Instruplano kaj Instrukcio. Estas do la kadro, sur kies bazo mi povos instrui nian lingvon. Ekzistas Instrumetodo kaj lernolibro, ambaŭ farita de Szerdahelyi. Apogiĝintc al tiuj, mi faris mian instruplanon por la tria klaso, po semajne 3 horoj, entute 99 horoj. Mi planis fini la unuajn 6 lecionojn en la tria, 8 lecionojn en la kvara kaj la tutan lernolibron [24 lecionojn] en la kvina klasoj.

52

Nun, je la fino de la tria jaro, mi povas konstati, ke tiun planon mi povis plenumi. La plej bonaj gelernantoj bone komprenas, legas, tradukas Esporantan tekston, kaj ne ĉiam tute korekte, sed ili paroladas pri simplaj familiaj, aŭ lernejaj temoj. Ni havas ankoraŭ antaŭ ni tri jaran komunan studadon.

Mi esperas, ke je la fino de la oka klaso eĉ la plej maldiligentaj kaj malfortaj flue parolos buŝe kaj skibe nian lingvon.

Metodo

Laŭ la Szerdahelyi lernolibro ni lernis, tre ludeme, multe ni ekzercis. En la komenco, en la tria klaso ĉiuj gelernantoj kunportis sian favoran pupon, urson, kaj la necesajn parolekzercojn ni faris helpe de tiuj ludiloj. «Kie estas urseto? ». «Urseto estas sur la tablo.» ktp. La gelernantoj volonte rolas, pro tio mi ofte dramigis la legaĵojn. Apud la parolado mi klopodis instrui ilin bone legi kaj traduki. En la tria klaso je la mezo de oktobro ili donis la sekvan skribtaskon. El hungara en Esperanton: Ĉi tie staras du brunaj hundoj. Mi estas hungara lernant[in]o. El Esperanto en la hungaran:

Hungara instruistino instruas kaj parolas. Tri blondaj lernantinoj sidas kaj legas. Esperanto estas bela, facila lingvo.

23 gelernantoj atingis la subajn rezultojn:

11 gelernantoj ricevis 5

6 ” LJ 4 5 ” „ 3 1 3» ” 2

La mezvaloro de la skribleciono estis 4.2. Jam frue mi komencis, per la helpo de miaj eksterlandaj geamikoj, la komunan korespondadon kun eksterlandaj klasoj, kaj dum kristnasko ĉiuj gelernantoj salutis la gepatrojn esperantlingve per bildkartoj:

Kaŭzis problemon, ke la libro estis verkita por 10-14 jaraj gelernantoj. La 11-an parton la kompletigajn klarigojn mi malmulte povis uzi: la gelernantoj ankoraŭ eĉ en gepatra lingvo ne lernis tiujn gramatikaĵojn.

Mi havis tre bonan kontakton kun klasestrino de la klaso, kiu donis al mi multan metodikan helpon al la instruado de tiaj aĝaj infanoj.

En la dua semestro mi jam povis sendi la suban leteron: «Karaj jugoslavaj geamikoj! Ni ricevis vian leteron. Ni tre ĝojis pri ĝi. Ni volonte plenumas vian peton. Alsendu al ni ankaŭ manlaboraĵojn kaj desegnaĵojn.

Elkore salutas vin, viaj hungaraj geamikoj.».

Tiel mi planis, ke pojare mi instruas 300 vortojn. Mi faris por mi mem vortaron, surbaze de Szerdahelyi-libro, sed jam en la unua jaro mi konstatis, ke tiun sumon ni superplenumis.

53

— pàgina 5 del PDF —

Generale mi instruis laŭ la miksa studhormetodo, kies kutima skemo estas:

1. organizado de la studhoro [raporto, forestantoj] 2. Kontrolo de hejmaj taskoj

skribaj tutfrontaj

parolaj individuaj . Enkonduko de nova materialo, konversacio . Antaŭekzercado de la nova materialo . Legado kaj legaĵellaborado . Postekzercado kaj aktualigo

7. Resumo kaj desegnado de hejmaj taskoj: parola, skriba. Memkompreneble, mi ne nur miksajn studhorojn instruis sed ankaŭ ali-

formajn.

No vi hk wi

Multe mi skribigis kaj tradukigis la gelernantojn. Posabate mi enkondukis la kutimon, ke oni rajtis demandadi la nekomprenitajn gramatikaĵojn aŭ problemojn sen danĝero de la klasifiko. Tiam unue la pli bonaj respondis kaj se ne sciis la gelernan-

kvara kaj kvina klasoj, poste kelkajn skribajn laboraĵojn. 3a klaso

5. studboro.

La hundo, la kato kaj la urseto estas bestoj. Jen du flavaj katoj, kaj unu hundo! 29, studboro

En ĉi tiu lernoĉambro lernas dudekvin gelernantoj. Ĉi tie salutas la bonaj lernantoj.

46. studboro

La tago de la muso

La malgranda muso tuttage ludas kaj kuras. Ĝi manĝas kaj trinkas. La besteto nokte dormas. La blanka muso estas kara besto.

67. studboro

Mi komencis paroli kun mia amiko pri la libro, kiun mi hieraŭ legis.

85. studboro

Letero al fremda amikino.

2a klaso

7. studboro.

Kiam mia buŝo estas malpura, mi lavas ĝin. La buŝo puriĝis. 14. studboro.

La knabo ridetas, la instruistino ridas, la knabino ploretas. 27. studboro.

Vintre, se estas malvarme, mi ŝatus sledi kaj glitkuri.

54

toj. klarigis mi. Nur montrante kiel modelon, mi citis kelkajn heimtaskojn el la tria.

49. studboro Pri Budapesto [Konceptado] Budapeŝto estas ĉefurbo de Hungario. La ĉefurbo estas tre bela. Ankaŭ mi loĝas en ĝi. Mi ŝatus koni en vidindaĵoj de Budapeŝto: Bastionon de fiŝistoj, banejojn de turkoj, teatrojn, la pontojn de Danubo, Margaretinsulon. Mia ĉefurbo havas dudekdu distriktojn, mi loĝas en la dektria distrikto. Ĉi tie estas multaj fabrikoj. Ĝi nomiĝas laborista distrikto. Ankaŭ vi vizitu Budapeŝton! 58. studboro Kion mi vidas sur la bildo? En la banejo Mi vidas banejon. Ili baniĝas naĝas. Mi tre ŝatas iri en banejon. Tie oni kutimas multe fari. Ekzemple: baniĝi naĝi, gimnastiki, ludi. La malgrandaj infanoj nur naĝetas kaj ludas. 72. studboro Mia patrino Mia patrino nomiĝas: onjo Roza. Ŝi havas 32 jarojn. Ŝi estas 175 centimetrojn alta. Ŝi havas okulvitrojn – Ŝia hararo estas nigra ŝia vizaĝo ĉiam estas ĉarma kaj rideta, Ŝia kostumo estas ĉiam pura kaj konvena. Mia koro sufloras al mi, ke ŝi estas la plej bona patrino. 93. studboro Mia somera plano En la kvara klaso mi donis al la gelernantoj la subajn kvar skribajn lecionojn: 1. El hungara lingvo en Esperanton traduki kvin frazojn, kaj traduki kvar kunmetitajn vortojn. Ili ricevis po frazoj punktojn por la bona solvo kaj adiciite la punktojn ili mem kalkulis la konvenan klasifikon. 2. unu frazon traduki el hungara lingvo. b. Traduki la sekvan frazon: Sed oni faras hodiaŭ ankaŭ el metalo modernajn meblojn: ankaŭ vi vidis jam breton el aluminio. c. disigu la suban kunskribitan frazon: lanematurajfruktojestasverdajkajacidaj d. traduku la subajn prepoziciojn: per kun tra, ĉe, en, al , sub, malantaŭ e. skribu en tri frazoj, kion vi matenmanĝis, tagmanĝis hieraŭ? 3. a. Traduku la suban frazon: Survoje mi trinkis ion en la urblima trinkejo, ĉar mi ege soifis. Senlace ni daŭrigis la vojon ĝis la hejmo. b. traduku el hungara lingvo: c. kion signifas la subaj vortoj. pordego, belega, dolĉeta, ferisemajno, neĝejo, kutime d. faru vortojn kun la subaj sufiksoj: -et, -eg, -ar, -ej, -an, -in, e. skribu leteron al fremda amik/in/o pri nia lernejo:

— pàgina 6 del PDF —

a. Traduku la subajn frazojn:

Kiam sinjoro instruisto klarigas la gramatikajn regulojn, ni ĉiam atentas. Ni jam scias nombri Esperante, ni lernis versaĵojn, fabelojn, ŝercojn, proverbojn, ni legis kaj tradukis multajn legaĵojn, diversajn tekstojn, ekzercojn,,kaj ekzemplojn.

b. skribu la enhavon de la legado «La vulpo kaj la vinbero».

c. faru 3 demandojn al la legado «La amikoj kaj la pomo».

5a klaso

7. studboro

Pri la vizitado de profesoro Lapenna’

Mi iris gaje en la lernejon. Mi sciis, ke ni havas gaston. Mi tre atendis la Esperanton-studhoron. La tempo pasis malrapide. Post gimnastikhoro jam ankaŭ miaj geklasanoj estis maltrankvilaj. Sonoris. Baldaŭ malfermiĝis la pordo kaj alvenis mia direktoro kun la gastoj. Unu gasto estis nekonata al ni, sed ni eksciis de mia instruisto, ke li estas sinjoro doktoro Ivo Lapenna, prezidanto de UEA. Post la prezento ni komencis labori. Ni laŭtlegis niajn skribajn lecionojn, baldaŭ lube paroladis kune. Ĉiuj estis kontentaj. Ankaŭ sinjoro profesoro demandadis. Fino de studhoro nia gasto adiaŭis per kelkaj frazoj de ni.

Mi tre ŝatus eklerni Esperanton perfekte, por, ke jam povu ekkoni multajn eminentajn Esperantistojn.

77-78 studboro

Kiel pasis mia vintra ferio? [Konceptado].

102. studboro

Mia dimanĉa programo ‘[Konceptado]

En la kvina klaso mi diferencis inter la gelernantoj La pli bonaj ricevis pli malfacilajn

taskojn ol la aliaj. La unua skriba leciono estis por la pli bonaj:

1.

Letero al mia fremda amik[in]o pri mia hobio, al aliaj tradukis kun la titolo: Mia dimanĉo.

2. Traduku el hungara lingvo en Esperanton kaj inverse.

. Traduku la subajn frazojn:

a. La pionirorganizaĵo aperigas tri infangazetojn kaj unu revuon por gvidantoj. La centra presorgano estas la semajne aperanta «Pajtas», kies legantoj estas la pioniroj. La gazeto sciigas pri la eventoj de la internacia kaj enlanda vivo: raportas pri la agadoj de la pioniroj per spritaj agadoj helpas la laboron de la taĉmentoj kaj svarmoj. La infanleganto trovas en ĝi interesajn aventurojn, historiojn, bildromanojn, sportsciigon, enigmojn kaj eĉ ankaŭ humoraĵojn.

b. traduku 5 frazojn el Szerdahelyi: Esperanto 1. libro.

„ Por la malfortaj mi donis taskon traduki el Grajnoj en Vento, la pli bonaj ricevis

pli malfacilan tekston.

56

La evoluo de iliaj scioj ne estis homogena. Post pli longaj ferioj ni devis ĉiam ripetadi la jam instruitan materion, ĉar ili rapide forgesis ĝin.

Okazis tipaj eraroj, kiujn oni povas grupigi en kvar grupojn:

a. fonetikaj eraroj.

b. laŭakcentaj eraroj.

c. morfologiaj eraroj.

d. sinteksaj eraroj.

a. fonetikaj eraroj

En Esperanto estas 28 sonoj. Ilia granda parto ekzistas ankaŭ en la hungara lingvo kaj tiel ili ne okazigas grandan malfacilaĵon al hungaraj gelernantoj. Sed inter la vokaloj es-

tas «a», kiu estas uzata en hungara lingvo, sed la sonoj, kiujn ĝi signas en Esperanto, kaj en la hungara lingvo, ne estas samaj. La hungara «a» estas pli fermata, ol en Esperanto. Malfermi la buŝon pli granda, kaj prononci la vokalon pli mallonge, ol la hungara «A» ne estas facile al hungaraj gelernantoj, kiuj ankoraŭ parolas nur hungare. Tiuj vortoj

estas ekzemple: la, kvar, oka, kia, kara, bela, ktp.

El la konsonantoj la «s» kaŭzas kelkajn malfacilaĵojn al la gelernantoj. Nome, en la hungara lingvo la literon «s» oni devas legi, kiel «ŝ». Post ekzercadoj tiu ĉi eraro malaperas. [Poŝtmarko. – post, ŝi, skribas, ktp.]

b. laŭakcentaj eraroj .

En Esperanto, la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo, kaj en hungara lingvo ĉiam sur la unua silabo. La oreloj de la gelernantoj funkcias hungare, kaj ili diras ankaŭ la Esperantajn vortojn laŭ la hungara akcento. Al la hungaraj oreloj la plej facilaj Esperantaj vortoj estas la dusilabaj. En tiuj vortoj la hungara akcenta silabo koincidas kun la Esperanta akcenta silabo.

c. morfologiaj eraroj.

Esperanto apartenas al la indoeŭropaj, pli proksime al la neolatinaj, lingvoj, kaj la hunga-

“ra lingvo apartenas al la, finnugraj lingvoj. Inter tiuj du lingvofamilioj estas granda dife-

renco, kaj la malfacilaĵoj devenas el tiu ĉi deferencoj. Kiam la subjekto de la frazo estas esprimata per du aŭ tri substantivoj en singularo /temas pri la kuntiritaj frazoj/ tiam la predikativo devas stari en pluralo.

Ekzemple: Stefano kaj Nikolao estas knaboj. La tablo, la seĝo kaj la ŝranko estas mebloj. La rozo, la tulipo estas belaj, floroj.

Tiun ĉi «J» en tiaj okazoj estas tre malfacila al hungaraj gelernantoj.

En la hungara lingvo mankas la akordiĝo de la adjektivo kun la koncerna substan-

tivo.

Maria kaj Julia estas diligentaj lernantinoj.

Mi kolektas la belajn hungarajn poŝtmarkojn.

4. sintaksaj eraroj En Esperanto el la primitiva frazo ne povas manki verba predikato, t.e. kopulo.

— pàgina 7 del PDF —

[kompreneble ne temas pri elipsa frazo].

Paolo sidas. Esperanto estas lingvo. Hunrarlingve: Az eszperanto nyelv. Lingvo = nyelv En la hungara lingvo tiuokase ni ne uzas verbon. Al predikato ne apartenas verba parto.

[Mi dankas tiujn kvar erargrupojn al kolego Francisko Balogh, kiu kolektis ilin]

La efiko de Esperanto instruado je la kolektivo de la klaso

Kiam mi jam menciis, je la komenco de la klaso tria ni jam unue komune, poste individue korespondis, kaj korespondas kun jugoslavaj, francaj, germanaj, sovetaj geknaboj. Bedaŭrinde, tiujn ĉi leterojn mi ne povas aldoni, ĉar ili estas aŭ en la albumoj de la gelernantoj, aŭ en la komuna ekspozicieto de mia lernejo.

Ni ricevis magnetofonan sonbendon de Dollbergen kie rektoras s-ro Helmut Sonnabend, prezidanto de ILEI. Per komuna sonbendo ni rekompencis tiun afablecon, sur kiu ni fiksis la jenan programeton:

1. Himno de Esperanto Kanthoro. 2. Pri nia ĉefurbo Budapeŝto. [Skriba] konceptado. 3. Amika Rondo. Poemo.

4. Pri nia lernejo. [Skriba] konceptado. 4. Esperantlingvaj kantoj.

6. Tragedieto. Poemo de Kalocsay.

7, Pri la hungara kuirarto. Hungarecaj manĝaĵreceptoj.

8. «Koko de mia patrino». Poemo de Petofi, trad. Kalocsay.

9. Esperantlingvaj kantoj.

10. Estas mi esperantisto. Poemo de Baghy.

11. Pri nia klaso. Konceptado.

12. Himno de Junularo. Kanthoro.

Komune kun la alia esperantfaka lernejo en Budapeŝto ni dufoje aranĝis komu-

najn kunvenojn kun programo.

La konscio de la esperantfakaj klasoj kreskiĝis, ke tiuj klasoj portas verdstelan insignon sur la lernejaj, aŭ sur pioniraj ĉemizoj. Tiu fakto ankaŭ helpis la disci-

plinemon.

Multajn komunajn ĝojojn alportis la Esperantaj kantoj kiujn nj kantis aŭ submarsan-

te post la instruado. Tiuj kantoj estis tiaj popularaj, ke eĉ la neesperantistaj klasoj

lernis ilin.

Esperantan karakteron de nia lernejo signas ankoraŭ tri grandaj murbildoj, plenaj

de esperantaĵoj.

Jam la duan fojon marŝis inter budapeŝtaj esperantistoj niaj gelernantoj je la Unua

de Majo, okaze de granda festo de la laboristaro.

En nia lernejo gastis la universitatanoj de la Esperanto-fako de la Universitato

Eŭtvos Llorand. Miaj gelernantoj akceptis kun granda ĝojo la junajn kandidatojn,

kiuj sukcesplene plenumis la pruvinstruadon.

58

Aldone mi prezentas la planon de la fininstruado de f-ino Eva Tofalvi.

Fininstruado

Tempo: 21. IV. 1971. Loko: Tomori strata ĝenerala 4.b. klaso [esperantfaka] Studmaterio: Ripetado kaj sistemigo de instruitaj studpartoj pri la datoj [jaro, monato, semajno, tago, horo, minuto]. Didaktika tasko: Firmigo de la lernita studmaterio. Eduka tasko. Eduko pri precizeco. Gvidinstruisto: Johano Ingusz Instruas: Eva Tofalvi, V. jara universitatino pri hungara lingvo, bibliotekscienco kaj Esperanto, lingvo kaj literaturo. Tipo de la studhoro: Ripetada — sistemiga studhoro La divido de la studhoro I. Organizado l. Enkonduko: Pro kio estas grava, ke ni povu determini la datojn? NI.Ripetado, sistemigo: Deiro: La skriba hejmtasko: 1. Ĉiutage mi kutimas ellitiĝi je la sesa kaj duono je la sesa kaj tridek je la duono post la sesa 2. Je la sesa mi matenmanĝas, kaj je la kvarono post la sepa je la sepa kaj dekkvin mi ekiras en la lernejo. 3. Je la sepa kaj tri kvaronoj je la tri kvaronoj post la sepa je la sepa kaj kvardek kvin mi estas en la klaso. Instruista demando, la gelernantoj respondas. La gelernantoj tiujn frazojn hejme tradukis en Esperanton. Nun la vokitaj gelernantoj laŭtlegas la tradukon, unu lernanto surskribas la ĝustan solvon sur la tabulon. Instruistaj demandoj: Kiamaniere ni povas esprimi la unuopajn templimojn? Kial? Ĉu ĉiu komprenas ĝin? Instruista klarigo surbaze de demandoj de la gelernantoj. Legado — ekzercado La tagordo — cn la lernejo. [ Lernolibro 85. – 86. p.]

99

— pàgina 8 del PDF —

Pridiskuto de eblaj problemoj.

Du lernantoj legas, tradukas. Dum la tradukado mi atendigas ilin pri la sciindaĵoj de la hungaraj lingvouzado, ili ne traduku fremdece.

La difino de la hejmtasko:

Ili skribu 4-5 frazan konceptadon pri unu tago de la ferio:

La titolo: Unu tago de la printempa ferio:

La titolon mi skribas sur la tabulon esperantlingve.

Subskriboj: Johano Ingusz gvidinstruisto

Eva Tofalvi instruista kandidatino.

Mi aldonas salulkarton de lernantino, kiu jam en la tria klaso tiel bone kaj bele skribis el mi.

La aldonita hungarlingva invitilo-okaze de la centra Esperanto studhoro en la kvina klaso-invitis la instruistaron al amuza karnevalo, kies tutan programon la gelernantoj mem organizis.

Ofte vizitis niajn studhorojn en- kaj eksterlandaj gastoj, kiujn miaj gelernantoj tre volonte akceptis. Inter ili vizitis studhoron prof-ro Ivo Lapenna, iama prezidanto de UEA [pri lia vizitado vidu konceptadon], multfoje prof-ro Istvan Szerdahelyi kaj aliaj.

Kutime miaj gelernantoj partoprenas studajn konkurojn. En la lasta jaro la Budapesta Teritoria Komitato de Hungara Esperanto-Asocio aranĝis budapeŝtan konkurson.

Mi prezentas kelkajn tiajn demandfoliojn. El kelkaj miaj gelernantoj mi organizis fakrondon en la distrikta Pionira Domo. Ilia esperantlingva albumo atingis belan sukceson en la distrikta pionira ekspozicio.

En la sekva jaro oni aranĝos apartan organizadon por la esperantlingvaj pioniroj en Budapeŝto. En la Pionira Esperanto Klubo [PEK] ni kolektos la gelernantojn. Pojare 4-5 foje ni aranĝos laŭ la plano de la gelernantaro komunan amuzan posttagmezon, sportkonkurson, ekskurson, ekspozicion, ke estu ebleco uzi la lingvon kun gelernantoj de aliaj lernejoj.

Ĝisnunaj rezultoj, planoj kaj perspektivoj.

Ni faris kelkajn mezurojn, komparinte klasoj, kiuj lernis kaj kiuj ne lernis Esperanton.

En la hungaraj lernejoj oni komencas lerni la fakajn studobjektojn inter ili en mia lernejo Esperanton -en la tria klaso, kiam la infano estas okjara. La devigan fremdan lingvon, la rusan lingvon ili komencas lerni en la kvina klaso, kiam ili estas dekjaraj. Do en la esperantfaka klaso ili komencas la rusan lingvon post dujara esperantlingva lernado.

La rezulto de la rusa lingvo en la 5.a. klaso-gimnastikfaka, sen Esperanto — estas 3.7., en 5. esperantfakaklaso estas 4.4 [La plej bona klasifiko en la hungaraj lernejoj estas 5.].

En la hungara lingvo ne ekzistas prepozicioj. En ĉiuj aliaj indoeŭropaj lingvoj oni uzas prepoziciojn.

60

En 5.a klaso estis tre malfacila tasko por la instruisto komprenigi la uzadon de la prepozicioj en la rusa lingvo. En la 5.b. klaso tiu fakto estis jam memkomprenebla por la gelernantoj.

La sama situacio estas kun la uzado de genitivo. La vicordo de la genitivo en la hungara lingvo estas ĝuste inversa kompare al aliaj lingvoj. Tiun fakton ankaŭ tre malfacile komprenis en la 5.a. tre facile en la 5.b. klasoj.

La uzado de genitivo en la rusa lingvo estas simila al Esperanto. Do, konpreni la vicordon de la genitivo en la rusa lingvo, estas facila tasko por la esperantfakaj klasoj.

Ne parolante pri la konjugacio, kies diferenco estas malkomprenebla.

Ni faris komparon en tiuj ĉi du klasoj.

Ili estis devigitaj el memoro surpaperigi rusajn vortojn dum 15 minutoj.

En la 5.a (neesperantista) la plej bona lernanto skribis 58, en la 5.b. (esperantista) la plej bona lernanto skribis 71 rusajn vortojn.

La malpli bona lernanto en 5.a. klaso skribis 15, la malpli bona en la 5.b. klaso skribis 37 rusajn vortojn.

La meznombro en 5.a. klaso estas 36, en 5.b. klaso estas 52 vortoj.

Finfine, citaĵo el la protokolo de sinjorino fakinspektorino Szego Ferencnĉ, notita je la 26.a de marto 1972.

«En la du klasoj mi faris mezuradon, el kiu oni povas konstati, ke la rezultoj de Esperanto — faka klaso estas esence pli bonaj. En la klaso 5.b. (esperantista) (esperantista) la skribrapideco de la gelernantoj estas pli alta, aspekto de iliaj pli ordaj skriblaboraĵoj.

En alia 5 klaso estis la duobla la mezvalora erarnombro, la meznombra laborprodukto, estis 67 procentoj, kaj en la esperantfakaklaso5.b. estis 87 procentoj.

Ankoraŭ pli granda estis ĉe la gelernantoj la diferenco inter la frazanalizado, tiu estis ĉirkaŭ 25 procentoj.

Tiuj ĉi diferencoj montris vidige, ke la kroma lernado de alia lingvo posemajne en kvin studhoroj, kiel efike povas evoluigi la scion de la gepatra lingvo «Mi scias ke tiuj mezuroj, tiuj rezultoj estas ankoraŭ tre modestaj. Tamen, signas la vojon, sur kiu mi-kune kun miaj gekolegoj — devos sekvi, intruante la internacian lingvon.

Johano Ingusz

61

— pàgina 9 del PDF —

kiu lingva solvo por eŭropo?

Esperanto en la nova Eŭropo — fronte al la eŭropaj elektoj dum 1978.

La temo, kiun oni destinis al mi kaj pri kiu mi devas raporti, estas «Esperanto en la nova Eŭropo fronte al eŭropaj elektoj dum 1978a», sed ĝ ĝi povus havi ankaŭ la subtitolon «Kiu solvo por Eŭropo post 1978a: plurlingvismo, dulingvismo aŭ unu nura lingvo? ».

Mi opinias ke neniu malatentis, ne eĉ tiuj kiuj estis ĉiam supraĵuloj pri Eŭropo, la daton 1978 kiel jaro de eŭropaj elektoj precipe en Italujo “kiu estis la unua lando kiu ratifikis la traktaton de la naŭo por la elekto de eŭropa parlamento en 1978.

Kiuj estas tiuj zaŭ kiuj formos la estontan Eŭropon? Italujo, Belgujo, Danlando, Francujo, Germanujo, Britujo, Irlando, Luksemburgujo kaj Nederlando, kun 256 milionoj de enloĝantoj.

La Eŭropa Komunumo, laŭ enloĝantoj, estos post Ĉinujo (800 milionoj), sed antaŭ Sovetunio (248 milionoj), Usono (211 milionoj) — ciferoj rilatantaj al 1972-73; dum laŭ areo (1.530.000 km? ) estos kvara kompare kun Ĉinujo (2.597.000) Sovetunio (22.500.000 km?) kaj Usono (9.365.000 km?).

Ĉiuj landoj kiuj formas ĝin estas demokrataj, kun parlamentoj kaj pluraj partioj, sed kun diversaj Ŝtataj organizoj: 4 respublikoj (Italujo, Francujo, Germanujo kaj Irlando) kaj 5 monarkioj (Britujo, Nederlando, Danlando, Belgujo, kaj Luksemburgujo).

Pluraj estas la lingvoj parolataj en la Komunumo: itala, franca (Francujo, Belgujo kaj Luksemburgujo), germana, angla (Britujo kaj Irlando), nederlanda, dana, flandra (Belgujo); al tiuj-ĉi oni devas aldoni: gaela (en Irlando kaj Skotlando), kelta (Kimrujo), romanĉa (alpaj valoj de Italujo) kaj leceburga; sep ĉefaj lingvoj kaj kvar pli malgrandaj aŭ malpliuzataj lingvoj.

Enpenetrante en la temon, en la kernon de la temo, kiu kvankam esence eduka kaj lingva, estas ankaŭ socia, mi devas reveni al la 1973.02.27, kiam Profesoro Henri Janne, tiama Ministro pri Nacia Edukado en Belgujo, prezentis al la komisiono de Eŭropa Komunumo, la raporton en kiu oni kolektis kaj klarigis la elementojn de komunuma edukpolitiko kaj oni precizigis kaj indikis la celojn kiujn devus trafi estonta komunuma edukpolitiko kaj oni elektis ilojn kaj vojojn, kiuj ebligus la realigon fare de la komunumo. Profunda, ĝenerala prikonsidero de la raporto mem, alportus min for de la temo kaj ekster la tempolimoj kiujn oni donis al mi por skizi kaj pritrakti kontentige la problemon, kiu nepre estas lingva. Pro tio mi haltos kaj speciale pritraktos unu el la specifaj celoj de la komunuma edukpolitiko, unu el la fundamentaj faktoroj por la Eŭro-

62

e pa formiĝo: la kapablon komuniki buŝe kaj skribe flanke de estontaj eŭropaj civitanoj.

Sed, se inter la personuloj kiujn konsultis prof-ro Janne, la akordiĝo estis unuanima pri la rekono ke la komunumo devos agi por pligrandigi la povon de komunikado kiam ĝi dependas de la lingvoj, plibonigante la instrunivelon ne nur en la lernejoj sed ankaŭ meze de la plenkreskuloj, la malakordoj ekaperis pri la politikaj vojoj de la komunuma partopreno; tio estas pri la elekto de la lingvoj.

Rekonante ke jam ne plu eblas ke la estontaj eŭropaj civitanoj, lernu la ĉefajn 7 lingvojn de la Komunumo, ekestas la problemo pri la elekto de unu aŭ du lingvoj maksimume, kiujn devus studi 50 milionoj de eŭropaj gelernantoj kaj kiujn oni devus enkonduki kiel vehiklilon por la interkompreno inter la popoloj de la Eŭropa Komunumo.

Prof-ro Giuseppe Tramarollo, Vicprezidanto de itala sekcio de AEDE, en sia raporto «La Eŭropo de la lingvoj», ĉe la kunveno aranĝita de la Urbestro de Campione d’Italia, en oktobro 1974, asertas ke tiu-ĉi Eŭropo, Babelo de lingvoj, ankoraŭ ne trovis interkomprenilon komunan kaj oni ne trovis ĝin ĉar mankas polikita volo elekti iun ajn solvon.

El raporto Janne aperas tri diversaj tendencoj, malpli malakordiĝeblaj ol kiel oni povas pensi: La unuj, sub la gvidado de la angloj, opinias ke oni devas akcepti kiel «duan» lingvon, tiun lingvon kiu ĝuas pli grandan diskonigon en Eŭropo kaj en la mondo, tio estas la angla, kiu devus fariĝi komuna lingvo en la Eŭropa Komunumo.

Aliuloj, sub la gvidado de la francoj, opinias ke la franca kaj la angla lingvoj devas esti sur la sama nivelo, kiel duaj eŭropaj lingvoj.

Tria grupo fine, substrekas ke sola solvo politike akceptebla en Eŭropo, kie oni rekonas la pozitivan valoron de naciaj kaj kulturaj diversecoj, estas permesi kaj starigi liberan elekton de la studo de fremdaj lingvoj (ne nur de la lingvoj de la Eŭropa Komunumo).

Prof-ro Janne mem opinias ke oni devas akcepti kiel principon la liberan elekton, sola, reala kaj demokrata starpunkto kiu povos utili kiel bazo al partopreno — ne kontestata — de la komunumo, celanta plenumi pozitive la esprimitajn necesojn».

La raporto Janne, kvankam tre lerte redaktita, ne sukcesas kaŝi la rompojn ekzistantaj inter la demanditaj personuloj pri solvo de problemo pri elekto de unu aŭ pluraj lingvoj de la komunumo kaj klare montras ke la problemo havas politikan karakterizon kaj ke la politikistoj estos en grava embaraso por fari elekton kiu, kiel ajn okazu, ĉiam estos perfido por la popoloj de la komunumo kies nacia lingvo estos oferata sur la altaroj de Eŭropa unuiĝo, kaj estos imperiisma – konduto kaj politika novkoloniismo kiun malfacile oni sukcesos pravigi kaj akceptigi de popoloj, kies lingvoj, tio estas kulturoj,malrapide estos destinataj sufokiĝi kaj poluciiĝi perforte fare de unu aŭ du lingvaj kaj kulturaj strukturoj de aliaj popoloj.

63

— pàgina 10 del PDF —

Ankaŭ prof-ro Tramarollo en sia raporto pri «La Eŭropo de la lingvoj», rekonante ke limgvaj diferencoj estas obstaklo al la unueca evoluo de la komunumo (253 milionoj de Eŭropanoj de la Komunumo kiuj havas 7 lingvojn, kompare al 241 milionoj de Sovetanoj kiuj havas unu nuran oficialan lingvon, la rusan, kiun oni devige lernigas en la lernejoj al 100 milionoj de personoj kiuj ne uzas ĝin kiel gepatran lingvon, kaj kompare al 203 milionoj de Usonanoj kiuj parolas unu solan lingvon) opinias ke ekzistas tri solvoj de la lingva problemo en Eŭropo:

1) Elekto de unu el la 7 lingvoj de la komunumo, lernata kiel dua lingvo en la lernejoj de la aliaj 6 landoj; evidentiĝas la privilegio donita al la lando kiu uzas tiun lingvon kiel gepatran kaj kiu povus gvidi al vera lingva imperiismo;

2) La plurlingvismo, tio estas lernado de dua diversa lingvo inter la tri lingvoj plej disvastigitaj en la teritorio kaj lernado de tria lingvo por tiuj kiuj parolas malpligrandan lingvon.

3) Elekto de neŭtrala helplingvo, simpla sed taŭga por esprimi ĉiujn nuancojn de la esprimmaniero, facile lernebla ĉar bazita sur leksikaj radikoj de la sep lingvoj de la komunumo, ĉiuj apartenantaj al la hindeŭropa grupo. Estas la solvo prezentita flanke de la esperantistoj.

Sed ankaŭ prof-ro Tramarollo ne emas fari decidan elekton, nek por unu sola lingvo, nek por internacia lingvo esperanto, kaj li estas konvinkita ke plurlingvismo estu necesa, kia ajn estu la solvo adoptita en la komunuma teritorio.

Prof-ro Giovanni Freddi de Venecia Universitato «Ca Foscari», en eseo pri «Lingva komunikado en Eŭropo», asertas ke Eŭropaj politikuloj ŝajnas konsciiĝi ke inter lingvo kaj ĝia kulturo ekzistas kunligoj tiaj ke altrudi perforte propran lingvon ankaŭ nur kiel vebiklilon, certagrade similas al perforte altrudi pronpran ideon pri la mondo, proprajn viv- kaj pensmanierojn kaj lastanalize, proprajn aĵojn!

Li konscias pri la danĝero reprezentita por la procedo de Eŭropa integriĝo de Eŭropo de la lingvoj, kaj li estas konvinkita ke privilegii lingvon povas signifi privilegii ĝian kulturon kaj sekve bumiligi la aliajn lingvojn-kulturojn, kaj aldonas ke tio estus kulpa blindeco, ĉar ĉiu grupo bavas la rajton konservi propran lingvetnan identecon, ĉar ja plurlingvismo estas valoro al kiu oni ne povas TEZIgNI».

Sed ankaŭ prof-ro Freddi, kvankam li rekonas ke la instrumentan valoron de la proponoj de la tiel diritaj artefaritaj lingvoj kiel esperanto, interlingvo ktp., oni ne povas subtaksi kaj mistaksi ilian etikan signifon, precipe fronte al la timo ke lingvo bistoria-natura kiel komunikilo internacia fariĝu ruza formo de novkoloniismo, de subpremado kaj perforto ne havas la emon akcepti la solvon Esperanto, kaj tio prola fakto ke, li diras, tre baldaŭ oni konstatus diferenciigon kaj difinon de pluraj esperantoj kiom estus la grupoj kulture samspecaj kiuj adoptus tiun lingvon.

Tie ĉi mi ne volas argumentadi por rebati la asertojn de prof-ro Freddi, ne eĉ kiam li asertas ke se tien oni konsideras la problemon de limgva interkomun-

64

ikado de totala borizonto, aspektas ne tro realisme ipotezi la ĉeeston je ĉiuj niveloj, komunikaj kaj esprimaj de artefarita lingvo « vebikla» apud bistoriaj naturaj lingvoj: inter vebiklilo kaj enbavoj (kulturaj antropologie konsiderataj) estigas ĉiam kunligoj de interago kaj de reciproka influo.

Kaj tiel eĉ rekonante ke konsciante pri la internaj kvalitoj de logiko, esprimefiko, neniu bistoria nacia lingvo bavas la rajton ke oni preferu ĝin al la aliaj, tamen necesas akcepti la elekton de unu bistoria nacia lingvo, lasante ke la politikistoj elektu, ne la lingvistoj, kaj tio ne nur ĵe komunuma sed eĉ je monda nivelo!.

Pri la lernado de lingvoj en la estonta Eŭropo, prof-ro Mario Bastianetto, prezidanto de itala sekcio de AEDE, en sia raporto pri «Eŭropo kaj eduka eŭropa politiko», al la 6a Eŭropa Kongreso de AEDE, asertas kiu estas teknika problemo, celanta la akiron de eŭropa konscio — oni ne povas ne ripetadi ke ĉiuj lingvoj, samkiel ĉiuj kulturoj, bavas egalan dignon, sed post tiu-ĉi premiso, oni ne povas ne rekoni ke, fakte, tri lingvoj de la komunumo superas la aliajn, kio estas angla, franca, germana. La civitanoj parolantaj angle, france kaj germane bavos sendube avantaĝon kaj kompensos tiun avantaĝon lernante, kiel duan lingvon, tiun parolata de la ĉefa enmigrinta grupo, laŭ belga sugesto. Por aliuloj, unu el la tri lingvoj devos esti lernata ekkomence en la unuagrada lernejo kaj la dua lingvo estos aldonata dum la fina trijara periodo de la duagrada lernejo, dum kiu, krojm la due elektitaj lingvoj, oni devos ankaŭ studi la kulturojn kiuj rilatas al la du lingvoj.

Tiu ĉi lasta tezo el la itala sekcio de AEDE kiu ankaŭ pledis pri dungo de lektoroj kaj instruistoj gepatrlingvanoj. «Por la «lokaj» instruistoj estas antaŭviditaj kiel necesaj kelkaj iniciatoj, kiel restado dum minimume unu monato ĉe kulturaj institucioj de landoj kies lingvon oni instruas; restadaj kursoj en gepatra lando, pri parolata lingvo kaj regula uzado didaktika de la periode aperantaj publikitaĵoj pri la instruenda lingvo.

Oni devas rekoni grandan sincerecon de prof-ro Bastianetto en la solvo de la lingva problemo en la Eŭropa Komunumo: du lingvoj devigaj, post la elekto, inter la tri lingvoj pli disvastigataj: angla, franca, germana. Sed tio kio kompletigas la bildon, estas la pledo de la itala AEDE-sekcio pri deviga studado de la du kulturoj apartenantaj al la du lingvoj. Do, ne plu nur simpla uzado de lingvo kiel vehiklilo, sed deviga altrudo de du lingvoj kaj kulturoj al la aliaj popoloj de la Komunumo. Ĉutiu-ĉi estas egalrajteco, egaldigno kaj demokrata sistemo por solvi problemon? Kaj fine, ĉu tiu solvo ne estos nova formo de novkoloni-

ismo, lingva kaj kultura imperiismo, subpremado?

Mi volis prezenti sufiĉe ampleksajn partojn de la raportoj Janne, Tramarollo, Freddi kaj Bastianetto por doni ideon pri la pozicio de lingvistoj kaj studemuloj rilate la problemon de elekto de oficiala lingvo de la Komunumo.

Kiuj povas esti la perspektivoj de esperanto Je la starto de la formigo de la Komunuma Eŭropo? Ne konsiderante ke esperanto, kiel universala lingvo,

65

— pàgina 11 del PDF —

laŭ strukturo kaj difino, suferus je «diminutio capitis» se oni elektus ĝin kiel vehiklan interkomprenilon de grupo de popoloj kiuj, kvankam unuiĝintaj en federacio, nepre organiziĝos en «eŭropa nacio» kaj, vole nevole, estos sub la influo de naskiĝinta eŭropa nacio» kaj, vole nevole, estos sub la influo de naskiĝinta eŭropa naciismo, oni ne povas ne konsideri la utilon de esperanto ne nur kiel vehikla interkomprenilo, sed ankaŭ kiel kompara lingvo por la necesa kaj dezirata kono de gepatra lingvo de ĉiuj popoloj kaj por pli facila lernado de historiaj naturaj lingvoj, eĉ de tiuj uzataj de la orientaj popoloj. Krome ĝi povos utili por la edukado al internacieco, tio estas al packunvivado, al kiu .- neniam historia natura lingvo povos eduki, ĉar ĝi alportas tradiciojn, vivmanierojn apartenantaj al iu specifa popolo, do naciaj!

Se esperanto havus je dispono la financrimedojn kiuj estas je dispono de franca kaj angla lingvoj por ilia propagando kaj disvastigo, oni ne plu havus dubojn pri la elekto de esperanto kiel vehikla interkomprenilo en la Eŭropa Komunumo. Malgraŭ la grandega forto kiun la esperantistoj ricevas de la konvinko ke ili posedas «solvon» vere validan, modernan, taŭgan, jam provita dum 80 jaroj de praktika uzado, de la problemo de interkompreniĝo inter la popoloj kaj ke ĝi estas la sola, vera solvo de lingva problemo ne nur eŭropa sed monda, esperanto ne havos multajn ŝancojn en la eŭropa kampo, ĉar elektos la eŭropan lingvon 410 deputitoj de la nova eŭropa parlamento kaj preskaŭ certe, por eviti la frontan frapon inter angla kaj franca lingvoj, oni favoros formale plurlingvismon, bazita sur instruado de ĉiu ajn historia natura lingvo kiu estos petata, sed efektive oni elektos anglo-francan dulingvismon aŭ anglan monopolon, pasive akceptata kaj tolerata de la aliaj popoloj de Eŭropa Komunumo.

Esperanto, vole nevole, reprezentos ĉiam opozicio kaj alternativo al ĉiu solvo bazita sur la principo de diskriminacio favore al unu ajn nacia lingvo kaj spite al malestimo kaj malŝato de multaj, tute ne informitaj, ĝi progresas, malrapide sed konstante, konkerante ĉiam pli gravajn poziciojn en la scienca kampo.

La esperantistoj volas akuzi aŭ juĝi neniun kaj nenion: sed ili nur demandas kiamaniere oni pensas respekti la homajn rajtojn, kiam oni pretendas «devige» kaj «perforte», ankaŭ se «leĝe», trudi la uzadon en la Eŭropa medio, de nacia lingvo, ekzemple angla aŭ franca, kiel internacia lingvo.

Tio signifos, se lingvo cstas sinonimo de kulturo, subpremado, fare de unu nura lingvo kaj kulturo, de ĉiuj aliaj lingvoj kaj kulturoj en la estonta Eŭropo!

Se oni volos pravigi tiun decidon kaj tian solvon de la problemo, pere de la tiel dirita supera Ŝtata intereso, tio ne konvinkos la esperantistojn kiuj celas al respekto kaj defendo de ĉiuj lingvoj kaj kulturoj kaj kiuj laboras por atingi la egalecon de ĉiuj popoloj, grandaj kaj malgrandaj, fortaj kaj malfortaj, po-

66

tencaj kaj malpotencaj, laŭ la vidpunkto de lingva interkomprenilo.

Antaŭjuĝoj kaj nescio pri esperanto ne helpos la respondeculojn de estonta Eŭropo ne nur en la lingva sed ankaŭ en la homa integriĝo de Eŭropo.

Pro tio la esperantistaro kaj specife la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ne registara faka internacia organizaĵo, petas ke la estontaj eŭropaj instruistoj, la organoj de la Eŭropa Komunumo, kaj la deputitoj de Eŭropa parlamento, klopodu akurate kaj objektive ekzameni la solvojn oferitajn de internacia lingvo-esperanto, la avantaĝojn, ekonomiajn kaj sociajn, kiujn la popoloj povas ricevi per tia solvo, la jam akiritajn rezultojn en la lerneja kaj eduka kampo, en harmonio kun principoj de libero, demokratio, justeco, kiujn ĉiu respondeca homo devas sekvi kaj respekti en sia vivo.

Mario Dazzini.

— pàgina 12 del PDF —

«muzikoterapio»

muziko kiel ilo terapeŭta kaj eduka

En Bolonjo (itallingve: Bologna) okazis lastatempe kunveno de «muzikoterapio», dum kiu oni celis certigi kion atingis lastjare la faritaj traserĉoj de unuopaj Italaj Grupoj tiufakaj. Krome, necesis decidi en kiu direkto plitaŭgas nun movigi la novajn esplorojn; ĉi-tie, tamen, mi nur mencios skize la pritraktitajn temojn, por simpla orientigo: eventualaj resumoj de unuopaj prelegoj peteblas rekte al Associazione Italiana di Musicoterapia (via Petroni 9, i-40124 Bologna, Italujo).

La muziko estis ĉi tie utiligita por helpi al integrigo psika de uloj iel malhelpataj, aŭ kiel rimedo por personecoj malfacile akcepteblaj al socia kunvivo; tiuj situacioj renkonteblas ambaŭ ne malofte ankaŭ en normalaj lernejoj, kvankam en malpli intensa formo.

Al la enkonduka parolado de la neŭropsikiatra kuracisto d-ro prof. Guaraldi (legu: Gŭaraldi), prezidanto de la Italaj Grupoj, sekvis la raporto de la vicprezidanto d-ro Ĝan-Luiĝi Zuccbini (legu: Zukkini), pri la partopreno de italaj kontribuantoj al kongreso de muzikoterapio okazinta pasintjaraj fakaj renkontiĝoj, kiuj okazis en Italujo. Oni informis krome pri la libro kunmetita de d-ro Zuccbini mem, titolita «Maladaptiĝo kaj muzika animiĝo» (eldonejo: Guaraldi, Florenco): temas pri volumo entenanta kolekton de raportoj prezentitaj dum la unua itala seminario de muzikoterapio, okazinta antaŭ du jaroj. Verŝajne tiu libro estas komprenebla ankaŭ por fakuloj, eĉ sensperte pri la itala lingvo, sed scipovantaj esperanton.

Sekvis raporto de d-rino Anna Cappcllo (legu: Kappello) de Bolonjo, pedagogo, kiu prezentis sinteze la eksperimentadon kiun ŝi faris en instituto de lernantoj kun gravaj handikapoj. Ŝi notigis la rezultojn, akiritajn per utiligo de muziko en formo ne nur pasiva sed ankaŭ aktiva, kaj precipe kreiva.

Prof-ino Amgeli (legu: A”nĝeli) de Romo raportis pri eksperimentok kiujn ŝi kondukis ĉe frenezulejo en Romo.

Ŝi laboris ĉefe per korda instrumento, de ŝi aparte kreita tiucele, kaj kiun ŝi nomis «novan liron»; ĝia sono estas aparte fragila kaj delikata. Poste ŝi ilustris ankaŭ aliajn flankojn de la terapeŭta teĥniko, nome tiujn kondukitajn kune kun prof. Gindro (legu: Ĝindro). En la samaj estis asociitaj al muziko ankaŭ dramatigo, desegno, danco, ktp. Ĉiuj ĉi aktivecoj estis gvidataj de fakaj spertuloj; sed sub konstanta kontrolo de kuracistoj. La grupo de Kremono prezentis serion da muzikaj komponaĵoj kreitaj ĝuste por helpi personojn kun fortaj malfaciloj en parolkapablo, aŭ de vorta interkomunikado. La muzikaĵoj helpis al superigo de tiuspecaj obstakloj, kaj atingis bonajn rezultojn. Krome, sama meto-

68

do povas sperti novajn vojojn al la utiligado de fonika vojo; fakte ĝi kondukas eĉ al flua vorta komunikado pere de la kanto.

Fine, prof. Ginevra (legu:Ĝinevra), startinte el la studoj publikigitaj de d-ro Zuccbini, informis pri ilia aplikado kaj plua kompletigo de la samaj en eksperimentoj okazintaj kun bonaj rezultoj ĉe hospitalo Gaslini en Ĝenevo. Li raportis tre riĉe pri la diversaj sinsekvaj ŝtupoj de bone organizita muzika terapio. La unuopaj reagoj al bone kunmetita serio de sonoj kaj bruoj estis skribitaj de la demandito mem pere de la demandaro, sekve precize rekontrolebla.

Konkludis la kunvenon la prezidanto prof. Guaraldi, la nacia sekretario Klaŭdjo Cavallini (legu: Kavallini) kaj d-ro Zuccbini, skizante mallonge la programon de baldaŭa laboro: programo plenigenda ĝis la renkonto de «muzikoterapio» okazinta en Asizo (Assisi), Italujo, de la 3a ĝis la 6a de marto 1977. Poste ili anoncis ankaŭ la probablan eldonon de kajero pri la laboroj realigitaj dum la pasinta jaro, kun aldono de bibliografio, de utilaj adresoj, k.s.

Fine oni avertis pri eventuala starigo de kurso propedeŭtika al muzikoterapio, dum venonta aŭtuno, kiel konkludo de serio de lokaj seminarioj en la diversaj regionoj .

G. Casagrande

69

— pàgina 13 del PDF —

eŭropa internacia lernejo

En la belga urbeto de S.ta Ĝerardo, okazis ĉijare io, kio ne estos facile forgesata: ĉirkaŭ 170 infanoj el kvin landoj kunvenis en la tiea junulargastejo, akompanitaj de siaj geinstruistoj kaj pluraj gepatroj, por partopreni la modelan Eŭropan Internacian Lernejon de la dua regiono de Ilei.

La landoj estis Germanujo, el kiu venis al S.ta Ĝerardo 52 infanoj, Francujo, kun 18 lernantoj, Nederlando kun 48, Jugoslavujo kun 14, kaj Belgujo, kun la infanoj de la lernejo de S.ta Ĝerardo mem, kun ilia lernejestro s-ro Sondervost, kiu rolis ankaŭ kiel estro de la Internacia Lernejo.

Pri la eksperimento, estas jam planata la apero en la Internacia Pedagogia Revuo de specifaj fakaj artikoloj, verkitaj de diversaj specialistoj.

statistiko pri esperanto-kursoj

Ni certas, ke ĉiuj niaj legantoj jam perfekte informitas pri la lastatempa evoluo de la rilatoj inter Uea kaj Unesko, kaj ĉi-tie ni ne parolus pri ili, se ne estus interesa flanko ankaŭ por Ilei, Tiu intereso nia rilatas al la propono, kiun Uea faris al Ilei, en la interkonsento pri kunlaboro, zorgi ĉiujare pri internacia statistiko pri la Esperanto-kursoj; jam ĉijare tia enketo estis provita, per specialaj enketiloj aparte distribuitaj al la sekciestroj de Ilei, el kiuj nur parto revenis plenigita — ĉijare, por atingi plej bonan rezulton, ni planas enmeti ekzemplerojn de la enketilo en la Internacia Pedagogia Revuo, tiel ke ĉiu membro povu persone respondi pri la kursoj, pri kiuj li informitas.

Por ke tiu ĉi nia internacia statistiko havu veran valoron por Esperanto, estas kompreneble bezonate, ke ĝi ampleku fakte la grandan plejmulton de la kursoj efektive starigitaj, kaj ke ĝi estu detale preciza rilate al pluraj aspektoj de la problemo. Pro tio, ni afable petas vin Jam de nun teni vin informita pri ĉiuj kursoj de Esperanto (diversgradaj) kiuj oni aranĝas en viaj ĉirkaŭaĵoj, tiel ke vi pretu tuj resendi plenigitaj la enketilojn, kiuj vi trovos en la venontaj numeroj de Internacia Pedagogia Revuo.

70

rezolucio de la lla internacia konferenco de Ilei

aprobita de la Komitato de ILEI la 23an de julio 1977.

La partoprenantoj el 13 landoj alla Ma internacia konferenco de ILEI, kunvenantaj ĉe Holiday Inn en Luksemburgo, de la 14a ĝis la 24a de Julio 1977a – sekve de la kontaktoj kun la ministeriaj instancoj, urbaj kaj sindikataj reprezentantoj; – post atenta pritrakto de la lingvaj problemoj en la socio de la Eŭropa Komunumo; ; akoceptis unuanime la decidon de Unesko ke ILEI estu en C-kategorio; – petis la edukinstancojn de Luksemburgio ke oni starigu eksperimentan kurson pri esperanto almenaŭ en unu klaso de iu elementa lernejo de la lando; = petis la urbestron de Esch-sur Alzette ke oni eksperimente instruu esperanton en unu klaso de elementa lernejo de la urbo por ke ĝi post du jara studado, par-

toprenu la internacian lernejon de ILEI; = decidis formi laborkomisionojn;

La Luksemburga kastelo «la tri glandoj»

— pàgina 14 del PDF —

sPpuwor

PRLI A

por ĝisdatigo en la instrumetodoj kaj lernolibroj;

por preparo de reglamento pri organizado de ILEI-konferencoj kaj seminarioj; por pristudo de sciencaj rezultoj de eksperimentoj en regiono I kaj 2;

por partopreno al la projekto pri Asociiĝintaj Lernejoj de Unesko;

por preparo de Internacia Simpozio pri interlingvistiko por scienca kontrolo de Esperanto ĉe Universitato Eotvos Llorand en Budapeŝto;

por interŝanĝo de grupvizitoj kaj korespondado;

por preparo de Internacia Simpozio ĉe Universitato Sorbonne en Parizo;

por preparo de Monda Ekspozicio de infandesegnaĵoj ĉe Unesko en Parizo’ por preparo de ILEI-konferenco en Afriko.

organizi la 12an konferencon en Bulgario dum 1978, eventuale kun Tejo; aŭspicii internaciajn pedagogiajn seminariojn (Barlaston, Burgas, Gresillon, Gyula, Helsingor ktp.); ]

internaciigi la rendumadon en Hungario, Jugoslavujo, Ĉehoslovakujo, ktp; limigi la daŭron de ILEI-konferencoj ĝis maksimume sep tagoj;

instigi la instruistojn ke ili fariĝu gastigantoj laŭ la Pasporta servo de Tejo; instigi la instruistojn starigi faksekcion de esperantistaj instruistoj interne

de siaj sindikatoj;

instigi universitatajn profesorojn ke ili petu al la katedro pri ĝenerala kaj aplikita lingvistiko ĉe Eotvos Llorand Universitato en Budapeŝto, la okazigon de Simpozio pri interlingvistika mezurado de planitaj lingvoj;

instigi la sekciestrojn sendi ĝisdatigitan liston de esperantistaj instruistoj por ricevi infandesegnaĵojn por la Mondekspozicio de infandesegnaĵoj ĉe Unesko en Parizo;

peti de la sekciestroj liston pri la esperanto-instruistoj, kiuj Jam instruas en la lernejoj, kaj kiuj kapablus gvidi alilandajn esperanto-seminariojn;

peti ke la sekciestroj nomigu pli frue ol la fino de Oktobro 1977a membrojn por la naŭ stud- kaj laborkomisionoj starigendaj de la estraro;

starigi la libroservon de ILEI por lerno- kaj instrulibroj en Pizo (Italujo) ĉe la eldonejo «La Nuova Frontiera»;

instigi la sekciestrojn havigi en Pizo al «La Nuova Frontiera», liston de sugestitaj lernolibroj, vortaroj kaj aliaj lerniloj kiujn oni devus havi en stoko kaj de represindaj elĉerpitaj libroj.

La konferencanoj konstatis la favoran sintenon de la landa gazetaro, radio kaj

televido, kaj esprimis varman dankon al la loka organiza komitato, precipe al S-ro Albert Wickler, pro la bonega laboro farita.

72

Prezidanto:

Vicprezidanto:

Sekretario: Vicsekretario:

Kasisto:

Aŭstralio: Aŭstrujo: Belgujo:

Brazilo: Britujo: Bulgarujo: Danlando: Finnlando: Francujo: F.R.Germanujo: Grekujo: Hispanujo: Hungarujo: Islando: Israelo: Italujo: Japanujo: Jugoslavio: Kanado: Kolombio: Koreujo: Nederlando: Norvegujo: Nov-Zelando: Pollando: Rumanujo: Sanmarino: Sovet-Unio:

Svedujo: Svislando: Usono:

Ĉeĥoslovakujo: Germana D.R.: Kubo: Luksemburgujo: Malagasujo: Zairujo: F.I.M.E.M. U.E.A.

Estraro de ILEI

Rektoro Helmut Sonnabend, In den Horstwiesen 42

D-315 Peine (Fed. Resp. Germanujo)

Direktoro Johano Ingusz, Liget ut. 40, H-1102 Budapest X, (Hungarujo)

D-ro Mario Dazzini, C.P. 22, I-54100 Massa C., (Italujo)

S-ro Gaston Turin, 43 Rue Emile Magnin, F-25300 Pontarlier (Francujo)

S-ro Olle Osson, Bantorget 3, S-222 29 Lund (Svedujo). p.ĝ-k. Stockholm 682 117-7.

Sekciestroj de la Ligo Ivan Th. Maddern, Box 411, Morwell, Victoria 3840 Ernst Rixner, Kleingasse 6 – 18/8/13, A – 1030, Vieno G. Pirlot, Residentie «Vaughan», Kemmelbergstraat 3-5/b,3 B-8400 Oostende Elvira Fontes, Caixa Postal 5888, Sŝo Paulo Hilary Chapman, 7 fairacre road, Barwell, Leicester, LE9 8HH. Vasil Bozarov, ul. Ljubotran 98, blok 4, Vhod A, Sofia Lis Thune, Brembŝrvinget 15, DK-2650 Hvidovre Pentti Jarvinen, Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82 F. Le Magadure, 23 Rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont Hermann Behrmann, Grunigerstr. 5, D-4790 Paderborn Sokrates Sakellaropoulos, Agias Paraskevis 30, Kato Patissia, Ateno (816) Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante Marta Cser, Zelau ut. 10-14, H-1368 Budapest V Baldur Ragnarsson, Sogavegur 170, Reykjavik Reuven Alberg, str. Kraus 12, Tel-Aviv, Ramat Aviv Catina Giulia Dazzini, Casella Postale 22, I-54100 Massa C. Fusakugu Kido-Gamon Higashi 6-51 – Kosigaja Saitama, 343 Miodgrad Stojanoviĉ, Duruntorska ul. 2/IV-32, YU-11000 Beograd George du Temple, 930 Ardmore Drive, R.R.2, Sidney, B.C. V8L 3S1 Manuel Angel M., Apartado Aĉreo 50179, Medellin

O. Hoekstra, Frederikslaan 47, NL- 1871 SB Schoorl Elna Matland, Brekkeveien 50, N-4200 Sauda Gwenda Sutton, 1 Wood Street, Upper Hutt

Prof. Marina Michelotti, via XXV marzo 73, I-43031 Rep. S. Marino Johannes Palu, SoOlme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV

Nikolaj Starodubĉev, poŝtrestante, SU-340047 Doneck

Olle Olsson, Bantorget 3, S-222-29 Lund

Olivier Tzaut – 2610 Mont-Soleil

John L. Lewine. West Stockbridge, MA 01266

Kunlaborantaj organizoj aŭ izolitaj membroj

Karel Kraft, poŝta 5, Zdabof V-28, CS-26105 Pfibram Ludwig Schodl, Rosa-Luxemburgstr. 37, DDR-195 Neuruppin Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila Albert Wickler, 1, rue de Kehlen, L-Olm

Prof. Eugene Raveloson, BP 127, Tananarive, Antoine-Samuel Ngangu, BP 13, Lukala (Nkandu)

Federation Internationale de Mouvements d’ Ecole Moderne Universala Esperanto-Asocio

— pàgina 15 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO (IPR) Oficiala organo de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI) Aperas trifoje jare.

Redaktis: G. Turin 43, rue E. Magnin F – 25300 Pontarlier

Konto: Poŝtĝirkonto: Stockholm 682 117-7 Olle Olsson, Bantorget 3 S-222 29 Lund (Svedujo)

Jara abono: 18 svedaj kronoj aŭ egalvaloro. La abonprezon oni pagu al la landaj sekcioj de ILEI. Nemembroj de ILEI povas pagi al la supre indikita konto.

IPR 1978/1

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

IPR

Eldonata de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

ILEI

Jarkolekto 8 N-ro 1, 1978

Pizo, Italujo

— pàgina 2 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO n-ro 1, 1978

enhavo

Gianfranca Taddei Brascbi — Instruado de Esperanto laŭ la lingvistikaj teorioj

H. M. Scbippers — Instrui per televido: rimarkoj kaj spertoj

U.E.A. — Projekto de UNESKO pri asociiĝintaj lernejoj

Mogens Grotb — La verbo, la spino de la lingvo

“77 — Protokoloj de la ILEI-estraro en Parizo

presita en ltalujo ĉe offset vallerini via consoli del mare 15, i-56100 pisa, tf. O50-40604

13 19 21

Instruado de Esperanto laŭ la lingvistikaj teorioj

de Gianfranca Taddei Braschi

Oni devas antaŭdiri, ke ne ekzistas recepto por instrui, tiel ke, trafoliumante receptlibron oni povas trovi, je fiksita paĝo, sian instrumetodon. Do, estas bone ke, ekinstruante iun ajn lernobjekton, ĉi-okaze Esperanton, oni ne plenumu ĝin empirie sed sin preparu kiel eble plej multe kaj serioze pri la lingvistikaj teorioj kaj la metodologiaj spertoj. Tiu ĉi humileca konduto estas la necesa kondiĉo por serioza kaj fruktodona laboro. La prepariĝo je ĉiu nivelo estas grava afero. Mi volus diri, ke la unua prepariĝo estas bona kono de la instruota lingvo. Tio ŝajnas diro superflua, tiom necesa la afero estas, sed ĉi-rilate mi iomete embarasiĝas ĉar, se de la lernejo Oltresavio oni estus petinta instruiston lingve preparitan, mi pensas ke la eksperimento pri Esperanto certe ne estus komencinta en la jaro 1972, kiel male okazis.

Mi devas konfesi ke, kiam mi komencis instrui Esperanton, mi tute ne majstris la lingvon, ĉar mi ĵus estis plenuminta la unuagradan kurson, kaj tutcerte mi ne havus la kuraĝon komenci la instruadon, se la esperantistoj ne puŝus min amike en la aferon. Nun, post kvin jaroj, la eksperimento daŭras sufiĉe sukcese. Ĉi tiu mia konfeso ne signifas, ke mi ne kredas je la neceso majstri la lingvon ekde la komenco: kontraŭe, mi estas tute konvinkita pri tiu neceso, sed se la cirkonstancoj estas favoraj al enkonduko de Esperanto kaj mankas la suprediritaj kvalitoj, mi opinias, ke oni povas prave kuraĝigi la instruadon, kondiĉe ke oni havu bonan volon kaj sindediĉon. Estas malpli “danĝere” instrui Esperanton sen bona lingva kono, ol instrui alian lingvon en la samaj kondiĉoj, kaj tio pro la facileco de Esperanto kompare kun aliaj lingvoj, kio permesas plenigi la mankojn dum malpli longa tempo.

Supozante do, ke oni jam havas bonan lingvan preparitecon, mi opinias, ke estas bone esplori la diversajn lingvistikajn teoriojn kaj la didaktikajn metodojn uzitajn en la instruado de fremdaj lingvoj por starigi propran instrumetodon laŭ la bezonoj de siaj lernantoj kaj de la specifa situacio en kiu oni instruas.

lu instrumetodo fakte povas rezulti optimuma en Chiavari pro tieaj specifaj cirkonstancoj, kaj samtempe esti neebla en Cesena. Al ĉi tiu detalo, kiun nepre oni ne devas preteratenti, ni revenos poste, kiam ni estos trarigardintaj la div-

— pàgina 3 del PDF —

ersajn metodologiajn eblecojn.

Antaŭ ĉio ni devas konsideri, ke la metodologioj estas la praktikaj aplikoj de la lingvistikaj teorioj, kaj ke la celo de la lingvistiko ne estas doni regulojn, sed nur pristudi la lingvon.

Sed mi ne intencas ĉi tie alfronti paroladon tre kompleksan, kiu estus longa krom superflua, kaj pri kiu mi ne estas preparita. Sufiĉas nun mencii la plej gravajn etapojn de la longa vojo de lingvistiko.

Jam en la antikvaj tempoj la homoj alfrontis lingvistikajn pristudojn, sed oni traktis unuafoje en Grekujo la temon kiel specifan problemon.

Tiu unua paŝo estis grava, kvankam teorio kaj praktiko ankoraŭ interplektiĝas. Fakte, la lingvistikaj verkoj estas simple gramatikoj, kaj tiuj gramatikoj estas preskrib-specaj: “tiel skribis la grandaj aŭtoroj, tiel oni skribu”. Neniu intereso por la lingvo parolata kaj por la neformala uzo de la lingvo. La grekaj gramatikistoj estas la unuaj, kiuj alfrontis priskribon de lingva sistemo. Iliaj verkoj estis modelo taksita kiel imitenda unue en la latina mondo, poste ĝis la moderna epoko. La negativa heredaĵo de la klasika gramatiko kuŝas en la tendenco transporti lingvistikajn kategoriojn de unu lingvo al alia, kie verŝajne ili ne ekzistas. Ekzemple la latina, pro la manko de artikolo, la uzo de kazoj, la verba sistemo, estas tre diferenca de la greka kaj de la latindevenaj lingvoj. La diferenco pligrandiĝas, se ni rigardas la ĝermandevenajn kaj la ekster-eŭropajn lingvojn.

Oni povas diri, ke la “Ars grammatica” redaktita de la latino A. Donatus en la 4a jc. estis la lernolibro, kiun oni uzis en la lernejoj dum la tuta mezepoko, la Renesanco kaj ĝis la 18a jc. Kvankam en la lernejoj oni legis la klasikajn verkojn, tamen la gramatiko restis la plej grava celo en la lingva instruado, kaj por la fremdaj lingvoj oni imitis la procedon de la latina.

La dedukta gramatika metodo regis dum la 18a jc. kaj ankaŭ en la 19a. La startpunkto de tiu metodo estas la “regulo”, kaj de la regulo oni formas la frazon. Temas pri la sinteza skolo, kies principo estas: “lingvo konsistas el vortoj kunigitaj laŭ fiksitaj reguloj, sekve — unue oni lernu la vortojn kaj la regulojn, poste oni konstruu frazojn pere de ili.”

Kutime oni konstruas frazojn, kiuj havas neniun kunligon inter ili kaj kun la ĉiutaga vivo. En kelkaj lernolibroj ili estas vere strangaj: en angla libro oni ekzemple legas jenan frazon: “La ĝardeno de mia avo estas pli larĝa ol la poŝtranĉilo de mia onklo”.

Estas en 1500-1600 ke novaj perspektivoj malfermiĝas al la lingvistiko. Precipe ĉe la skolo de Port-Royal ia revolucio efektiviĝas pri la pensmaniero. De Descartes kaj Loke devenas la jenaj principoj: la homoj ĝenerale pensas sammaniere, havas la saman mensan strukturon; la diversaj lingvoj diferencas nur supraĵe, sed rilate ilian profundan strukturon ili estas la samaj, ĉar ili prezentas la saman mondon de ideoj.

De tio originas kelkaj principoj de la moderna lingvistiko (Chomsky):

1. Malantaŭ la supraĵa gramatiko de la unuopaj lingvoj, ekzistas alia gramatiko, diversa, pli profunda.

2. La komuna, universala gramatiko de la lingvoj deduktiĝas ne de la supraĵaj gramatikoj, sed de la universalaj leĝoj de la penso kaj de la formiĝo de la ideoj.

En la metodologio Comenius indikas al ni novan kaj revolucian vojon. Anstataŭ la studado de la gramatikaj reguloj, li proponas ekpaŝi de la parolado kaj alveni al la gramatiko indukte. Plie, li indikas pli aktivan kaj konkretan manieron fari lecionon per bildoj kaj konkretaĵoj. De la indikoj de Comenius devenas la analiza skolo, kiu proponas kiel startpunkton de la instruado la legadon de teksto, kiun poste oni devas analizi en ĝiaj lingvistikaj elementoj. La leciono povas procedi laŭ la jenaj punktoj: legado de teksto, konversacio pri ĝi (resume kaj dialoge), kaj fine gramatika analizo. Alia trajto de la instruado kiu fontas el Comenius estas la aktiva, rekta instruado pere de taŭgaj iloj por konkretigi la lecionon.

Oni povas diri, ke en la 19a jc. la lingvistikaj studoj havas akcelon dank” al kiu la lingvistiko fariĝas memstara lernobjekto. Post empiria tendenco havanta sian centron en Anglujo, kiu insistas pri la originala diverseco de lingvoj, racionalista tendenco kun centro en Francujo, kiu rekonas en ĉiu lingvo universalan gramatikon, komenciĝas en Germanujo la historia kaj kompara lingvistiko. La lingvoj ne estas plu rigardataj laŭ ĝiaj propraj karakteroj, sed lokitaj en la fluado de la tempo kiel rezulto kaj samtempe startpunkto de aliaj lingvoj. La lingvistoj observas, ke la lingvoj ŝanĝiĝas, ke la ŝanĝoj ne estas hazardaj, kaj en kelkaj lingvoj oni povas konstati similecojn kaj parencajn trajtojn. Kompara studo de la indoeŭropaj lingvoj kondukas al pruvo de iliaj parencaj rilatoj kaj al la rekono de precizaj reguloj, kiuj regas ilian transformadon, apartiĝon kaj realproksimiĝon. La reto de la parencaj rilatoj estus devinta permesi malantaŭeniri ĝis komuna pralingvo, t.e. la indoeŭropa; lingvo, kiun oni esperis rekonstrui.

La kompara kaj historia konceptoj transportiĝas en metodologion kaj oni komencas en la lingvoinstruado valorigi la lingvistikan komparadon kaj la generajn aspektojn. La subtenata principo estas, ke oni ne povas bone koni lingvon ne konante samtempe ĝian historion. Efika estis la kompara studo inter parencaj lingvoj, ekz-e latina-franca, aŭ germana-angla. Tiu tendenco, nomata genera, staras duonvoje inter la sinteza skolo kaj la analiza, kaj bazas la studmaterialon sur la historio kaj la lingvokomparo.

Surbaze de la komparaj studoj de la 19a jc. evoluis la moderna lingvistiko, kiu donas sistemajn kaj sciencajn formulojn al la supraj opinioj pri la lingvaj procesoj. La nomo de la lingvisto de Saussure kaj precipe lia verko “Cours de lingvistike genĉrale” (1916) markas decidan etapon en la historio de la lingvistiko. Liaj teorioj: la koncepto de lingvo kiel aŭtonoma sistemo de interrilataj elementoj, la distingo inter langue” kaj “parole”, du analizniveloj (signifo kaj signifanto), la kontraŭstaro de sinkronio kaj diakronio, troviĝas je la bazo de tiu granda studdirektado, kiu nomiĝas strukturismo kaj artikiĝas je multaj branĉoj. De de Saussure ekiras fakte la skoloj de Prago kaj Kopenhago, la “mensismo” kaj “kondutismo” usonaj, la funkcia lingvistiko, la transforma gramatiko. La strukturismo ne konsideras la lingvon kiel aron da izolitaj elementoj, sed asertas, ke la elementoj estas partoj de strukturo, kaj rilate la funkcion ili estas determinitaj de la strukturo mem.

Saussure komparis la lingvon al la ŝakludo, en kiu ĉiu movo modifas la ekvilibron de ĉiuj rilatoj; sammaniere lingvo ne estas aro de malhomogenaj elementoj,

— pàgina 4 del PDF —

sed artikita sistemo, kie “tout se tient” t.e. ĉio estas solidara kaj ĉiu elemento akiras valoron el sia pozicio en la strukturo.

Kiel kutime en la metodologion oni transportas la konceptojn de la lingvistikaj studoj; pro tio ni retrovas je la kerno de la instruado la strukturon, kaj sekve la serĉadon atentan de la vorttrezoro kaj de la reto de la bazaj strukturoj. Nuntempe novaj vojoj malfermiĝas por la lingvistika esploro, sed mi dirus, ke en metodologio ni estas ankoraŭ sub la influo de la strukturismo. Je larĝaj trajtoj tio estas la vojo trairita de la lingvistoj ekde la antikvaj epokoj ĝis la nuntempo.

Mi faris nur simplan skizon, kiu havas nur la celon inviti pli profunde studi kaj espereble helpi nin kompreni aŭ intuicii la kialon de la ekzistado de tiom da diversaj metodoj en lingvoinstruado. Mi volus nun pli detale alfronti la temon pri la metodoj de instruado de Esperanto. Antaŭ ĉio, mi devas diri, ke en la instruado de Esperanto oni adoptis ĉiujn metodojn, kiujn oni sekvadis en la instruado de lingvoj. Tion oni povas cetere dedukti de la gramatikoj skribitaj ekde 1887 ĝis nuntempe. Estas gramatikoj, kiuj sekvas la dedukta-sintezan metodon, kiu estas la plej tradicia. Jen la skemo de la leciono: gramatikaj reguloj, ekzercoj de tradukado, vorttrezoro.

Kvankam tiu metodo estas ĝenerale superita en la instruado de lingvoj (iaspecaj), por la instruado de esperanto ĝi ne estas forĵetinda, almenaŭ parte. Fakte, la simpleco de la Esperanto-gramatiko estas tia, ke paroli pri gramatiko ne estas balasta afero por la lingva instruado, sed male helpa. Mi ne konsentas, ke leciono baziĝu nur je la gramatika instruado, tion mi nepre forĵetas, sed programante lecionon, flanke de la konversacio kaj de la aktiva parto, kiu estas la plej moderna indiko, oni povas tute prave inkluzivi gramatikan parton. Libroj, kiuj sekvas tiun metodon estas abundaj; inter la italaj ni povas citi: Grazzini, Bardini, ktp. Estas gramatikoj, kiuj sekvas la indukta-analizan metodon, t.e. la kontraŭan metodon de la antaŭa; anstataŭ ekiri de la gramatiko, oni ekiras de Esperanto-teksto. Skemo de tia leciono estas: dulingva teksto, frazoj, gramatikaj rimarkoj. Tiu metodo estas pli aktuala, ĉar gramatiko ne estas deira punkto sed alvena.

Analiza metodo estas ankaŭ la interlinia. La deira punkto de tiu metodo estas literatura teksto, kiu estas unuatempe tradukita laŭvorte per interlinia metodo. En la sekvantaj lecionoj, la jam konataj vortoj estas preterlasataj. Ju pli antaŭen oni procedas, des pli multaj estas la malplenaj spacoj en la traduko, ĝis kiam la lernanto kapablos traduki senhelpe.

Estas poste la konversacia metodo, kiu bazas la lecionon sur la konversacio. Ekira punkto povas esti jam preparita dialogo aŭ enkondukita de pritema bildo; sekvas la gramatikaj rimarkoj. Tiun metodon sekvas ekzemple la gramatiko Esperanto for alla.

Ekzistas ankaŭ miksita metodo, kiu estas eble la plej sekvata, se oni kalkulas ke absolute ĝusta metodo ne ekzistas. Miksita metodo estas precize tiu, kiu kunmetas la pozitivajn aspektojn de la diversaj metodologiaj indikoj. Tiaprincipe ekzistas diversaj tekstoj, ekzemple Tom kaj Tina de O. Nederland, Esperanto en du partoj de Rakuŝa, Mia mondo de A. Rebers, ktp. En la skemo eniras iom da ĉio: rakonto, konversacio, vortaro, gramatiko, kaj tradukaj ekzercoj.

Krome estas la rekta metodo, kaj rilate Esperanton paroli pri rekta metodo signifas paroli pri la hungara instruisto Andreo Cseh, kiu ĉe la komenco de la jaroj 1900 signis revolucion en la esperanta instruado. Kvankam li ne lasis librojn, kaj lia metodo estas malfacile ripetebla ĉar lia instruado baziĝis antaŭ ĉio sur liaj nekompareblaj personaj kapabloj, tamen li malfermis vojon al instruado de Esperanto.

Lian metodon oni povas sintezi en kelkaj punktoj:

— lecionoj estas farataj nur en Esperanto; nacia lingvo estas forigata

— pli ol lecionoj, temas pri konversacioj pri konkretaj temoj, aspektoj de la ĉiutaga vivo, faktoj interesaj por la lernanto, kaj ĉio estas traktata sprite, gaje, dinamisme kaj precipe tiamaniere, ke la lernantoj estas incititaj paroli pli ol la instruisto mem

— pli ol la individuaj respondoj, estas stimulataj la ĥorajn, por ne malkuraĝigi la lernantojn, kiuj havas malfacilaĵojn

— pli bone instrui sen lernolibro, pro psiĥologia faktoro, ĉar sen lernolibro la lernantoj estas devigataj pliatenti la lecionon

— oni devas procedi malrapide en la disvolviĝo de la programo, kaj ĉe ĉiu nova leciono oni devas sin certigi, ke la antaŭa estas bone lernita

— en la rekta metodo, oni devus preterlasi gramatikon, sed Cseh —precize pro la karaktero de Esperanto— uzis ĝin sed tiel, ke la lernantoj trovu la gramatikan regulon per indukta rezonado. Tiel ĝi fariĝis eltrovo de la lernanto

— la instruisto devas prepari akurate ĉiun lecionon, por majstri la lernobjekton kaj regi la lernantaron.

Por havi ideon pri la kvalitoj de Andreo Cseh kiel instruisto, mi opinias sufiĉe diri, ke li komencis instrui al grupo da laboristoj diversnaciaj, kompreneble dum vesperaj horoj, kaj li sukcesis forgesigi al ili la lacecon enkorpigitan dum la peniga labortago, kaj igi ilin aktive partopreni la lecionon. Prave li sugestis: en la instruado la plej grava fakto estas la personeco de la instruisto: li povas sukcesigi la plej malbonan metodon, kaj povas detrui la plej bonan. Kelkaj tekstoj, kiuj sekvas la rektan metodon estas Esperanto por infanoj de Gladstone, Sub la verda standardo de Korte, ktp.

Tre proksima al la rekta metodo estas la natura metodo. La ĉefa ideo estas, ke en la frazoj la novaj vortoj estas klarigataj de la kunteksto; desegnoj kaj bildoj jam de la komenco povas helpi la komprenadon; naturmaniere estas prezentataj ankaŭ la gramatikaj formoj. Ekzemplo de naturmetoda teksto estas Privilegia vojo de Setala.

Inter la plej modernaj metodologiaj inklinoj estas la strukturisma kiu, kiel ni jam vidis, bazas la instruadon sur la lernado de la lingva materialo strukturita. Tiu procedo ŝajnas la plej responda al la modernaj teorioj kaj al la natura sciiga procezo. Kun tiu metodo estas necesa atenta esploro pri la vortara materialo, kaj adekvata aranĝo de la reto de la bazaj strukturoj.

Ekzistas kompreneble libroj, kiuj jam planis tiun laboron, ekzemple Esperanto 1 de Szerdahelyi. Bona aranĝo de la lernmaterialo estas en la teksto de Perrenoud La ora metodo. Laŭ la aŭtoro, la baza vorttrezoro konsistas el 300 elementoj pere de kies kono oni povas kompreni la tri kvinonojn de iu ajn

— pàgina 5 del PDF —

6

PP vrrrrez£z€Fvy

teksto; Perrenoud dividas ĉi tiujn 300 elementojn en 20 lecionojn. Anstataŭ la nigra tabulo li uzas 181 slipojn, en kiuj estas skribitaj la bazelementoj, t.e. finaĵoj, prefiksoj, sufiksoj, prepozicioj, konjunkcioj, pronomoj, korelativoj ktp. Kunmetante la slipojn, oni formas la vortojn. Krom la formado —en la menso de la lernanto— de la kombinkapablo, estas grava afero la manipulado. Ŝajnas al mi superflue klarigi al instruistoj la gravecon de manipulado en la instrua procezo.

Se al strukturismaj konceptoj ni ŝuldas la aranĝon kaj pretigon de la lingva materialo, ni ne devas forgesi la kontribuon de la teĥniko, t.e. la diversajn vidajn kaj aŭdajn aparatojn, kiuj permesas konkretigi la lecionojn sub pluraj aspektoj. Surbendigiloj, projekciiloj, gramofonoj, filmoj, diapozitivoj ktp., permesas krei pli efikajn rilatojn kun la realo. Pli efikaj, mi intencas diri, ol la tradiciaj instrumentoj kiujn la instruisto havis je dispono: lia voĉo, la lernolibro, la nigra tabulo. Validas ĉiam la fakto, ke la teĥnikaj aparatoj estas valoraj iloj enmanigitaj al instruisto, kiu kapablas ilin uzi kaj ne nur teĥnike. Ankaŭ la lingvaj laboratorioj, pri kiuj nuntempe oni multe parolas, kaj kiuj estas la optimumo kiun la teĥniko disponigas, estas konsiderindaj nur rilate la uzadon fare de bona instruisto. Sen kalkuli krome, ke la instalo de la lingvaj laboratorioj em ĉiuj lernejoj estas problema afero antaŭ ĉio pro la kosto.

Krom la metodo, kiu utiligas la lingvajn laboratoriojn, estas aliaj nuntempe, en la kampo de la lingvoinstruado, sed pro la fakto ke ili ne estas uzeblaj en la lernejoj, por ni ili havas limigitan intereson. El tiuj, mi nomas ekzemple la “ASTP (Army Specialised Training Program) metodo”, aŭ “intensa metodo”, kiun oni utiligis por la usonaj trupoj dum la dua mondmilito. Pere de tiu metodo, oni sekvas densigitajn kursojn, tial mallongajn, kun vere multaj horoj da studado ĉiutage. Praktike, oni studas la lingvon la tutan tagon, kompreneble helpe de kiel eble plej multaj teĥnikaj rimedoj; la materialo estas programita, kaj estas ĉefe prizorgata la buŝa lingvo.

Alia metodo, kiu por ni ne havas tro da intereso, estas la hipnopedio (dormoinstruo), kiu profitas de la dormhoroj. Oni metas sub la kapon kusenon vibrantan, kunligitan kun speciala surbendigilo kiu multfoje ripetas saman tekston dum la dormo. Profitante de la karakteroj de la dormo, oni povas dumnokte lerni lecionon. Tiun metodon, kiun oni asertas tre efika, oni ne povas altrudi kiel unikan formon de lernado; maksimume ĝi povas servi kiel kompletigon al la lerneja instruado.

Post tia panorama skizo estas kompreneble ke ni demandu nin: kiu estas la metodo, kiun ni devas sekvi en la Esperanto-instruado? Mi povas nur ripeti kaj substreki ke supera metodo ne ekzistas, ĉar tro da elementoj konkuras en la instruprocezo kaj la adoptita metodo devas elstariĝi el la sumo de tiuj elementoj: la instruisto, la medio, la helpiloj, la cirkonstancoj ktp. Nur en konkreta situacio oni povas paroli konkrete paroli pri metodo. Mi povas nur diri al vi kiu estas la metodo sekvata ĉe la lernejo Oltresavio. Esperanto, en la aparta situacio de ĉi tiu nia lernejo, estas deviga lernobjekto, enkondukita en la normala lerneja horaro, por ĉirkaŭ 400 lernantoj.

Ĉi tiuj sciigoj estas gravaj por kompreni, ke ne tiom la ludaspekto oni devas

evidentigi —kiel estus por eksterlerneja kaj libervola instruado— kiom la kunigo kun la aliaj lernobjektoj. Unuarange oni taksas la gramatikan aspekton de Esperanto, kiu fariĝis valora kompara elemento; fakte la rilato inter Esperanto kaj la itala lingvo surbaze de strukturismo, starigas kunigon inter la du lernobjektoj, el kiuj eliĝas reciproka avantaĝo. Sekve en miaj lecionoj estas grava la instruado de la lingvo laŭ la strukturaj principoj kune kun valorigo de la gramatika aspekto. Eniras en la instruado ankaŭ iom da “ora metodo” —adaptita— por enmeti la manipulan aktivan momenton. La bazaj elementoj surskribitaj sur paperslipoj por la kunmeto de vortoj kaj frazoj estas uzataj sur magneta tabulo, kio igas pli rapida kaj interesa la kunmeton. Tio estas la konstrua aspekto de la lingvo, venas poste la utiligo de la lingvo, kiu havas sian fokuson en la konversacioj, kies deira punkto povas esti rakontetoj aŭ la dialogoj de nia libreto, temaj bildoj (sur afiŝoj), vizitoj al la ĉirkaŭa medio, internacia korespondado. Por riĉigi kaj kompletigi la lecionon, ni havas je dispono diversajn aŭdajn kaj vidajn aparatojn. Aliaj interesaj momentoj, kiuj permesas plurajn kunligojn estas tiuj de la dramigado kaj la kanto.

Forpasis nia Honora Prezidanto

PIET KORTE

la verkinto de la internacie fama lernolibro por infanoj “Sub la verda standardo” la lernilo de la lerneja eksperimento de I.L.E.l. en la 2a regiono.

Li estis la fondinto de nia sekcio kaj kunfondinto de I.L.E.l. post la teruro de 1940/1945.

Nia movado perdis tre kapablan pedagogon.

Per nia laboro ni honoru lin.

— pàgina 6 del PDF —

MAMMMMMHMMMM7M17z777ĈZTĈPRP UA

Instrui per televido: rimarkoj kaj spertoj

de H.M. Schippers

lom post iom la aro da instruiloj grandiĝas. Ne plu la nigra tabulo, kreto kaj libro estas la nuraj iloj uzataj. Rimedo pli kaj pli renkontata en diversaj lernejoj estas la televido. Ankaŭ por la internacia lingvo ĝi estas uzata kelkfoje.

En 1972 TELEAC, la televida akademio nederlanda, elsendis esperantokurson post persistaj klopodoj diversflankaj. La rezultoj kaj spertoj estas analizindaj kaj transdonindaj.

Speciala rimedo.

Laŭ la statistikoj la plimultaj homoj posedas televidilon, uzeblan ne nur por amuziĝo, sed ankaŭ por informiĝo. Televidistoj spertis, ke la informa flanko de ĉi tiu rimedo estas granda, sed tamen duaranga por la publiko. Malgraŭ tio ĉiu elsendata kurso atingas tiom multe da lernemaj homoj, kiujn oni ne atingas per ordinara kurso.

Tiuj du avantaĝoj: multe spektata rimedo kaj granda aro da kursanoj, faras la televidon logan por transdoni instruon pri Esperanto; aldona avantaĝo estas, ke moderna homo instruiĝas ne plu nur per la kutimaj lerniloj, sed ankaŭ per la modernaj aŭdvidaj. Hodiaŭ la ilo, kiu kunigas tiujn aspektojn aŭdvidajn en unu aparato, estas disponebla al ĉiu homo.

Tamen ekzistas kelkaj malavantaĝoj. Unue ĝi estas libervola, nedeviga: ĉiu “povas”, sed ne “devas” instruiĝi per ĝi; la interesitoj povas facile ĉesi post kelkaj lecionoj. Tial ĉiuj televidaj programoj devas esti mallongaj pro ebla perdo da interesiĝo, kaj ankaŭ pro multekosteco. Konklude la kursgvidanto devas intereskapte montri multon en mallonga tempo.

Due, televido en si mem estas nur unu el la instruiloj: memstara ĝi neniam estas, kaj nepre bezonas eldonon de diversaj aliaj helpiloj.

Trie, ne eblas havi rektan kontakton kun la kursano, pro kio fakte la rezulto de la prezentata lernaĵo ne estas konstatebla. Pri tiuj du specoj da faktoroj

—avantaĝoj kaj malavantaĝoj— oni devas konscii, antaŭ ol komenci plani televidan kurson.

T

Diversspecaj kursoj.

Kvankam malgranda grupo da spektantoj aliĝas al la kurso, kaj mendas la bezonatan materialon, oni devas pripensi, ke multaj nekursanoj rigardas la ekranon dum la kursa elsendotempo. Ĉiu kursverkisto fiksu sian spektantaron: aŭ la kursanojn, aŭ la kursanojn kaj la hazardajn spektantojn.

Se oni prezentas kurson pri la angla, tiam estas klare, ke ĉiu homo scias, kio estas tiu lingvo kaj en kiu lando ĝi estas parolata. Esperanto okupas alian pozicion: multaj homoj neniam aŭdis pri ĝi, aŭ ne scias, kion Esperanto enhavas. La kurso pri Esperanto, laŭ tiuj konsideroj, estu ducela:

1. instrui bazan scion pri Esperanto; 2. komprenigi kio Esperanto estas, kaj kiel ĝi uzeblas.

En la nomita televida kurso oni klopodis kunigi ambaŭ aspektojn. Tial ĉiu leciono enhavis instruan kaj informan partojn. Samtempe por logi la publikon oni prezentis Ĉion en amuza “jako”, ĉar oni konsciis, ke la distra flanko de tiu rimedo estas tre ŝatata. Pri tio zorgis du konataj satiraj aktoroj, kiuj ludis humurplenajn simplajn skeĉojn, kiuj enhavis ĉiujn novajn vortojn kaj gramatikajn erojn. Samtempe la instrua parto enhavis multajn komikajn desegnaĵojn.

La efiko estis, ke multaj homoj rigardis pli ol unu leciono, kvankam ili ne intencis lerni Esperanton. Tamen miksi seriozan instruon kun komikaj eroj povas enhavi la riskon, ke kelkaj homoj (multfoje esperantistoj mem) estas trompataj de tiu komikeco, kaj supozas la kurson neserioza.

Didaktikaj eblecoj kaj problemoj.

Krom la enhavo du-aspekta, ĉisupre menciita, la kurso povas havi diversajn formojn el didaktika vidpunkto. Oni povas dediĉi sin nur al la lingvaj aspektoj, kiel gramatiko, frazkonstruado, vortformado, ktp. Tiam la ĉefa celo de la kurso estas, ke poste la kursano havas sufiĉan bazan scion pri la lingvo. Flanke de tiu aspekto estas imageble, ke oni montras la praktikon de la lingvo, kaj tial akcentas ankaŭ la parolatan lingvon.

Teorion kaj praktikon oni devas samtempe prezenti, kaj tion ekzemple la TELEAC-kurso faris. Praktika elirpunkto estu trovebla en la unua ero de ĉiu leciono, responde al la demando: “kie oni uzas Esperanton en la praktiko?” Por aliaj lingvoj tiu problemo estas tuj solvebla, ĉar lingvon oni parolas en la lando, kie ties lingvanoj loĝas. Sed, kvankam oni diras, ke la tuta mondo estas esperantujo, por neesperantistoj tiu “lando” ne ekzistas. Vere bezonata Esperanto estas en internaciaj kunvenoj, kongresoj, ktp. En la programo oni elektu la situacion, en kiu du diverslingvanoj renkontas unu la alian, kaj sekve devas peri per iu lingvo, en ĉi tiu okazo per Esperanto. En la TELEAC-kurso unu el la aktoroj uzis la nederlandan lingvon, kiam li ne direktis sin al la alia aktoro, sed en interparolo li uzis kompreneble Esperanton. Por tiu renkontiĝo oni povas krei diversajn scenajn fonojn. Ekzemple por la TELEAC-kurso oni elektis la situacion, ke du ŝippereantoj alnaĝas al nekonata, neloĝata insulo.

En la enkonduka sceno de ĉiu leciono oni prezentu al la kursano la novajn gramatikaĵojn, kaj la novajn eblecojn por vortformado. Partoj el tiuj scenoj estu

— pàgina 7 del PDF —

la elirpunkto por la klarigado en la libro, akompananta la kurson. Tiujn klarigojn oni donu ankaŭ en la televida programo. Speciale oni devas konsideri, ke nekonata estas la lingva nivelo de la kursano, tial nur simplaj klarigoj taŭgas: vortoj ne sufiĉas, vida aspekto per desegnaĵoj kaj grafikaĵoj estas deviga. Por aktivigi la kursanojn estas uzebla la metodo de frazkonstruo. Jen kelkaj ekzemploj: Mi dormas en la dormejo Mi manĝas supoz. Mi kuiras en la …………… Mi manĝas …….n. La kursano devas parole kompletigi la ekzemplojn. Pli trafe oni povas fari tion per la metodo de demando kaj respondo, unue dum la elsendo, poste hejme helpe de la libro kaj eventuale gramofondisko. Jen kelkaj aliaj ekzemploj:

Ĉu vi povas tranĉi la kokinon? Jes, ĝi estas …………… (tranĉebla). Per kio mi kombas? Mi kombas per ………. (kombilo). Kien li iras? Iuj 1TA841,.ss sss ecen eeŝ eeno (en la domon). La viro trinkas la tutan tagon. SAE TTTTTTEJ (trinkadas).

Tiu maniero de klarigado havas kelkajn avantaĝojn. Ĝi stimulas al aktiva partoprenado fare de la kursano. En la elsendotempo la kursgvidanto demandas, donas tempon al la kursano por respondi, kaj poste diras la respondon. Tre bone estas, ke la gvidanto helpas la kursanon per senvoĉa, lipmova dirado de la respondo, kiam estas la vico de la kursano. Tiun respondmanieron tiu lasta povas ripeti dum la tuta semajno, ĉar li jam alkutimiĝis al tiu studmaniero. Due, tiu maniero ebligas al la kursano tuj kontroli, ĉu li bone prononcis, ĉu li bone komprenis la klarigon, kaj ĉu li bone uzis la gramatikaĵon en la frazkonstruo. Tiujn du avantaĝojn oni bezonas, ĉar ili estas la nuraj kontaktebloj, kiujn la gvidanto havas.

Ĉar la prezentanto ne konas la nivelon de la kursano, li ne scias, ĉu li vere havas kontakton kun la kursano. Antaŭ la kurso li devas eksperimenti kun grupo, konsistanta el homoj diversnivelaj. Kvankam la instruo per frazkonstruo estas tre facila (do avantaĝa), kaj instigas al la kursanoj tuj paroli kaj uzi la lernitaĵon, kaj poste studi sammaniere, tiu povas konduki al papaga respondmaniero. Tiam la kursano povas flue uzi la konstruon, sed ne scias, kion li diras. Li uzas nur la proponitan vorton en konstruo, kiun oni diktis al li. Tio estas evitebla: en la gramatika parto de la menciita kurso oni neniam donis vorton sen desegnaĵo, kaj ne plu povis uzi vorton aŭ konstruon sensignifan. Per ripeto postleciona tiu ligo firmiĝos. Tiuj desegnaĵoj nepre estu en la kurslibro, por ke la ripeto estu kiel eble plej fruktodona.

Tiu metodo de variigo de frazkonstruoj enhavas alian malavantaĝon por Esperanto: la monotoneco. La lingvo estas tre regula, kaj ne havas escepton; kvankam tio estas granda avantaĝo, ĝi povas tiel simpligi la uzatan instrumetodon, ke ĉiu nova ekzerco ŝajne estas ripeto de la antaŭa. Por tion eviti oni devas elpensi aliajn ekzercojn, por ke variado estu. Tamen oni zorgu pri facileco de tiuj aliaj ekzercoj.

Post la enkonduka sceno, enhavanta novajn lernotaĵojn, kaj la dua parto kun la klarigo kaj encerbigado de la frazkonstruoj, tria parto en la leciono estas bezonata. Por kuraĝigi la studanton, facile komprenebla sceno en Esperanto estas

loga. Tiu sceno enhavu la prezentitajn kaj klarigitajn erojn, sed restu facila. Per la ideo, ke la kursano jam tiel rapide ion lernas kaj povas uzi, oni stimulas lin al plua studado post la leciono.

En la TELEAC-kurso oni aldonis plian informan parton pri Esperanto. La decido fari tion ekestis pro la fakto, ke malmultaj homoj scias ion pri la uzo de Esperanto en diversaj terenoj. Tiel en ĉiu leciono ĉeestis gasto, prefere eksterlanda, kun kiu la kursgvidanto parolis pri iu temo: literaturo, turismo, junularo, religio, scienco, ktp. Tio ebligas al la kursanoj daŭrigi sian intereson pri Esperanto post la kurso. Dua celo tiam estis, ke hazardaj spektantoj, kiuj sufiĉe bone povis kompreni la unuan skeĉon, ekhavis informojn pri Esperanto. Interparoloj kun eksterlanda gasto estis tial tradukitaj per surekranaj subtitoloj.

Grandigo de la profito de la kurso. )

La profiton de kurso oni ne povas mezuri. Ĉiu lernanto en ordinara kurso povas tuj reagi al la instruo, per rimarko, ke li jes aŭ ne komprenas la klarigon. Ankaŭ aldonajn klarigojn la kursano povas peti. La kursgvidanto povas per demandoj tuj kontroli, ĉu li atingis la celon. En posta leciono denove la kursano povas reveni al problemo de antaŭa leciono, kaj kursgvidanto povas per ekzercoj aŭ alimaniere kontroli, ĉu la kursano posedas la studitaĵon. Tiuj reagebleco, kontrolo kaj kontakto tute mankas en televida kurso. Tiun econ de televida kurso oni funde pripensu antaŭe, por ke tamen la profito kaj efiko estu kiel eble plej grandaj.

Kelkaj uzeblaj proponoj por atingi tion estas jenaj:

a. la akompana libro estu kiel eble plej klara laŭ klarigo pri la donita studmaterialo, kaj donu la eblecon trovi respondon al la kursanaj respondoj,

b. en la kurso oni uzu ankaŭ aliajn vidajn ilojn, kiel desegnaĵojn, grafikaĵojn, por ke la bildo akompanu kaj subtenu la donitan klarigon. Tiuj vidaj iloj estu retroveblaj en la kurslibro,

c. uzeblaj estas ankaŭ aŭdaj iloj, ekzemple gramofondiskoj, sonkasedoj. Per tiuj iloj la kursano povas reimagi la instruprocedon de la vidita leciono, povas kontroli sian prononcadon kaj sian studprogreson. La tekston de la aŭdaj iloj estu denove en la libro,

ĉ. per televida kurso oni esperas atingi grandan aron da kursanoj. Tamen tiu granda aro estas malfacile manipulebla; eble malgraŭ tio oni klopodu havi aldonajn buŝajn kunvenojn, kie eblas kontakto kun iu klariganto, kaj kie eblas, ke kursanoj renkontu aliajn kursanojn. Tiam oni povas demandi, doni ekstrajn klarigojn, kontroli la studrezulton,

d. por havi alian kontakton kun la kursanoj aŭ reagocentron, eblas formi informejon. kie estas haveblaj pliaj klarigoj, respondoj al gramatikaj kaj tiaspecaj demandoj, pliaj informoj pri la praktika uzado de Esperanto, pri aldona studmaterialo. La ekipado de tiu informcentro ne estas facila, ĉar antaŭe oni ne povas scii, kiom da homoj oni bezonos por tio.

11

— pàgina 8 del PDF —

JARA STATISTIKO PRI ESPERANTO-KURSOJ

Eble tiuj rimarkoj kaj spertoj iom helpas al gvidantoj kaj verkistoj de estontaj televidaj kursoj. Ne tro alte taksu la nombron de la kursanoj, ĉar TELEAC mem spertis, ke estas alta la nombro de aliĝoj al kurso, kiun la homo, laŭ supozo, vere bezonas (ekzemple kurso pri betono, kiam la labormetodoj ŝanĝiĝas), sed por aliaj kursoj la kursano-nombro estas varie alta. Antaŭ Esperantokurso televida, la homoj devus unue scii, ke ili vere bezonas tiun lingvon en internaciaj kontaktoj, kaj tiam sukceso estas duone garantiita.

Laŭ la decidoj de la Maribora Konferenco en la jaro 1973a, ĉiun jaron, la 15an de novembro, la landaj sekcioj devas raporti statistike pri la diversaj lernejoj, en kiuj oni instruis esperanton. Por la unua fojo, oni devos indiki la lernejojn en kiuj okazis kursoj pri esperanto ĝis la 15a de novembro 1977a.

Kompreneble, same interesos por ĝenerala statistiko pri la instruado de esperanto, la indiko de la kursoj okazintaj ekster la lernejoj — ĉe esperantokluboj, ĉe sidejoj de aliaj kulturaj organizoj, ktp.

sekvas ĉe la malantaŭo de la folio –

RADNEOMMG Oo es varman rdo a ee To ulo Informliveranto …….. av Eko Kursospeco: DL deviga AGRESO KL A lr kru lako SL Sv Pa deo [l medevigaj 1 On SM oe e dta, Lam Nivelo: O elementa O progresiga eventualaj klarigoj. …………-. FI): supera/lierafura o a e ens o o LUS a nt co foj aao l) anstrurajtipa o (0 Skol KOJ e me ko KS ENTONo IOSEMIDOFOJ EIMNIMES LI Sl A 2 ka | konenca daĵo: “Vo oneto slralo kio haltiga aŭ fina dato …… Kb | ĉu aranĝitis fina ekzameno? E. jes: LI) ne | supera lernejo

Temas pri: O universitato O L O mezgrada lernejo €-D elementa lernejo (mi

: : us. ; O klubejo privata domo Ĉi apude vi trovas kolor-paperan folion. Ne preteratentu ĝin:

Temas pri provo science statistiki la kursojn pri la Internacia Lingvo okazantajn en la mondo — plua paŝo al profesia studo de la propagandeblecoj por nia lingvo.

12 Via kunlaboro estos do ege aprecata, kaj tre valora por la movado.

— pàgina 9 del PDF —

Ĉiu sekciestro kolektos la informojn el la diversaj urboj de la lando, kie okazis kursoj pri esperanto, plenigos la enketilojn kaj forsendos ilin antaŭ la 31a de majo de la koncerna jaro (en ĉi unua enketo pli frue ol la 31a de majo 1978a) al la vicprezidanto de ILEI:

Johano Ingusz — Liget u. 40 — H-1120 Budapeŝto — Hungarujo

Oni devos plenigi apartan enketilon por ĉiu unuopa kurso; se ili ne sufiĉas, oni uzu samformatan paperon, aŭ petu pluan provizon.

Por ebligi la kiel eble plejan kompletecon de la enketo, ni petas ankaŭ ĉiun individuan ricevanton de IPR statistiki al la vicprezidanto pri ĉiuj esperantokursoj pri kiuj li estas informita.

La pozitiva rezulto kaj konkreta sukceso de la jara statistiko dependos de la akurateco de la laboro farota de la sekciestroj kaj de la unuopaj instruistoj en ĉiuj landoj.

Se ĉiu sekciestro kaj unuopa membro laboros diligente, ILEI havos ĉiun jaron fidindan statistikon pri la instruado de esperanto en la tuta mondo, kaj la estraro povos transdoni ĝin, laŭ la interkonsento pri kunlaboro, al UEA, kaj ĝin uzi por informado kaj dokumentado de instruinstancoj en la diversaj landoj kaj de UNESKO.

Adreso de la instruejo

Adreso de la organizanta instanco aŭ persono……………………

Uzita lernmaterialo (lernolibro, legolibro k.t.p. — indiku nur la devigan materialon: pri konsilitaj libroj kaj simile, vi povas aldoni apartan liston)

Lernantoj: kiom da lernantoj komencisla kurson? …………….. kiom da lernantoj finis la kurson?

kiom:dalerhantoj ekzameniĝis? is IU oln o ns a kiom da lernantoj sukcesisenla ekzameno? ………….. Minimuma aĝo de la lernantoj

maksimuma aĝo de la lernantoj

mezuma (averaĝa)“ aĝo de la lernantoj =

por kalkuli la averaĝon de la aĝo, sumu la aĝon de ĉiu lernanto kaj dividu per la nombro de la lernantoj.

Kursospeco: deviga nedeviga Nivelo: elementa

o

o

ai

O progresiga O supera/literatura o

instrurajtiga

instruhoroj entute! 2.) uo slo Sure o

komenca;dato a UD ka eeo, ĉu aranĝitis fina ekzameno?

Temas pri: OQ universitato OQ mezgrada lernejo O klubejo ET A EES INN

Kursospeco: deviga nedeviga Nivelo: elementa

Ei

Ml

Oŭ

O progresiga O supera/literatura Mi

instrurajtiga

INStTUNOTOJ GNIUNE,. ispell

komenca’dato (I oslis „lusa sl sĉebis ĉu aranĝitis fina ekzameno?

Temas pri: O universitato O mezgrada lernejo O klubejo OT ON NPO

Raporto deni: ugro. ie Monero informliveranto: “lu ss seer e kj NERESDI = VA kut nA EI aka

haltigaaŭfinadato…………. libjes E: „me

O supera lernejo

O elementa lernejo

O privata domo

Raporto🇩🇪..» sj via fumo an Suka kabejoa sta, INKOIMIMVETANO. S415 21 pilo ĉu Vis ‘AŬTESO E EEE Km a a SL Na ka

haltiga aŭ fina (dato, 2 e seo es BI) ;jes: ;lo3ne

O supera lernejo

O elementa lernejo

O privata domo

— pàgina 10 del PDF —

Uzita lernmaterialo (lernolibro, legolibro k.t.p. — indiku nur la devigan materialon: pri konsilitaj libroj kaj simile, vi povas aldoni apartan liston)

mezuma (averaĝa)“ aĝo de la lernantoj LJ

maksimuma aĝo de la lernantoj

“por kalkuli la averaĝon de la aĝo, sumu la aĝon de ĉiu lernanto kaj dividu per la nombro de la lernantoj.

Akroso della iistruejo uj. SS UK UG nuka, Oo I NUL AE A El Adreso de la organizanta instanco aŭ persono………………s……

Uzita lernmaterialo (lernolibro, legolibro k.t.p. — indiku nur la devigan materialon: pri konsilitaj libroj kaj simile, vi povas aldoni apartan liston) ……….

por kalkuli la averaĝon de la aĝo, sumu la aĝon de ĉiu lernanto kaj dividu per la nombro de la lernantoj.

x

Projekto de UNESKO pri asociiĝgintaj lernejoj

traduko liverita de UEA

Intenco.

La ĉefa celo de la projekto de asociiĝintaj lernejoj en la edukado al internacia kunlaboro kaj paco estas instigi elementajn kaj mezajn lernejojn kaj instruistajn seminariojn elektitajn de siaj naciaj Unesko-komisionoj organizi specialajn programojn, kiuj celas pliigi scion pri mondaj problemoj kaj internacia kunlaborado, disvolvi internacian komprenadon per la studado de aliaj popoloj kaj kulturoj, kaj plifortigi la komprenadon kaj la observadon de la principoj de la homaj rajtoj. La fina celo estas antaŭenigi la ĝeneralan evoluon de la edukado al internacia kompreno per la laboroj de vasten disigita reto de lernejaj filioj.

Historio.

La antaŭenigo de internaciaj komprenado kaj paco per la lerneja edukado estas dekomence unu el la bazaj celoj de Unesko, kaj la Ĝenerala Konferenco de Unesko, ĉe ĉiu el siaj dekok sesioj, akceptis rezoluciojn tiucelajn. Tra la jaroj edukistoj kaj instruistoj kunlaborantaj kun Unesko produktadis imponan provizon de novaj ideoj kaj sugestoj pri la edukado al internacia kompreniĝo. Oni havis la opinion, ke Unesko devus helpi lernejojn kaj instruistojn ilin praktikigi. Tial, per plana kunveno okazigita en novembro 1953, la projekto de asociiĝintaj lernejoj en la edukado al internacia kunlaboro kaj paco estiĝis kiel la logika venonta paŝo en la agado de Unesko por antaŭenigi la edukadon en lernejoj al internacia kompreniĝo kaj paco.

En Parizo ĉe la unua kunveno de la asociiĝintaj lernejoj estis 21 partoprenantoj, reprezentantaj 33 lernejojn el 15 ŝtatoj-membroj. Estas nun proksimume milo da partoprenantaj lernejoj en 63 ŝtato-membroj je elementa, meza kaj instruprepara niveloj. Membraj lernejoj troviĝas en Afriko, Azio, Oceanio, Mezoriento, Eŭropo, Latinameriko kaj Nordameriko, en landoj, kiuj reprezentas ne nur malsamajn kulturajn tradiciojn kaj malsamajn stadiojn de la disvolviĝo, sed ankaŭ malsamajn ekonomiajn kaj sociajn sistemojn.

13

— pàgina 11 del PDF —

14

Atingitaj rezultoj.

La projekto de asociiĝintaj lernejoj servadas kiel efika rimedo por vastigi al lernejoj en multaj malsamaj landoj la edukan aktivadon de la organizo por internacia komprenado kaj paco. La projekto amasigadis tra la jaroj valoran sperton koncerne metodojn kaj programojn, kiel ankaŭ esplorajn kaj kontrolajn problemojn. Ĝi produktis realajn rezultojn en multaj landoj — ekzemple, pli bonan adaptadon de studtemoj kaj programoj al la celoj de la kompreniĝado internacia, produktadon de novaj instrumaterialoj, kaj pli grandan intereson fare de edukinstancoj kaj instruistoj pri la problemo kiel tuto, kaj pri demandoj kiel ekzemple la edukaj esplorado kaj evoluigo.

Sugestitaj studtemoj.

Specialaj programoj plenumataj de lernejoj-membroj koncentriĝas je kvar interrilataj studterenoj:

1 la celoj kaj laboro de Unuiĝintaj Nacioj kaj ties specialigitaj instancoj; u homaj rajtoj;

1 liaj landoj kaj kulturoj;

1y la homo kaj la medio.

Tiuj temoj provizas facile adapteblan kadron por la edukado al internacia kompreniĝo. Oni povas preskaŭ senfine variigi kaj disvolvi ĉiun temon, kaj ili ĉiuj interrilatas laŭ manieroj, kiuj ebligas, ke la studado de unu enkonduku kaj plibonigu la studadon de la aliaj.

Tra la jaroj, tamen, la emfazo transŝoviĝis de certaj aspektoj de la temoj al aliaj — afero tute natura kaj bona. Ekzemple, en la instruado pri Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj parencaj instancoj, multaj lernejoj prenis kiel startopunktojn mondajn demandojn kaj problemojn anstataŭ komenci ĉe la institucioj mem. Pli kaj pli, la studado pri aliaj landoj kaj kulturoj inkluzivas esploradon pri sociaj, ekonomiaj, mediaj aŭ evoluigaj problemoj. Studoj pri la homaj rajtoj pli kaj pli ofte pritraktas ne nur abstraktajn principojn, sed ankaŭ aktualajn nuntempajn situaciojn, kiuj rilatas al homaj rajtoj en la loka regiono, en la nacio kaj en la mondo.

Aliaj studtemoj.

En la kunteksto de la supraj kvar temoj, oni invitas la lernejojn priatenti tiajn nuntempajn demandojn, kiaj la evoluigo, kaj lokaj problemoj kun interkulturaj implicoj. La forta inklino al programoj de studado kaj agado, kiuj fokusiĝas je veraj nuntempaj problemoj, estas ja bonvena, ĉar la efikeco de la programo dependas de tema materialo viva, aktuala kaj, precipe, konforma al la koncernoj kaj interesoj de la hodiaŭa junularo.

Programa planado. | = La projekto de asociiĝintaj lernejoj jam demonstris sub plej diversaj kondiĉoj ne nur, ke eblas plenumi la programojn sen troŝarĝi aŭ disrompi la lernejan

studtemaron, sed ankaŭ, ke tia instruado pliriĉigas la enhavon kaj pliigas la efikon de lernejaj temoj. Inter la plej sukcesaj programoj estas tiuj planitaj por akordi kun pluraj studkursoj en la lerneja studtemaro. Tiel, oni uzadas multajn rimedojn de la instruprogramo, kaj la respondeco por la konstruado de programo estas dividita inter kelkaj instruistoj. Tio implicas intiman kaj daŭran kunlaboradon inter la koncernaj instruistoj, efikan gvidadon kaj kunordigadon. Por certigi maksimumajn intereson kaj partoprenadon, oni prefere elektu la studtemojn interkonsente kun la lernantoj, kaj la temoj estu tiuj plej bone ligeblaj kaj apogaj al la normala laboro de la lernejo. Kursoj pri historio, geografio kaj sociaj studoj ĝis nun plej ofte provizis la kadron por agado pri projektoj, sed fremdaj lingvoj, civitaj studoj, nuntempaj eventoj, naturaj sciencoj, arto kaj muziko ankaŭ faris siajn kontribuojn al multaj programoj. La amplekso kaj daŭro de difinita projekto multe variis de unu lernejo al alia, depende de la elektita studtemo, la metodoj uzataj, la materialoj haveblaj, la aĝo de la lernantoj, kaj aliaj faktoroj.

Metodoj kaj materialoj.

Estas aksiome, ke internacia kompreniĝo konsistas el elementoj intelektaj, sociaj kaj afektaj, kaj, ke tiuj edukaj metodoj, kiuj liveras al lernantoj kaj studentoj plenajn okazojn por grupaj kaj individuaj iniciatemo, respondecoj kaj agado estas plej bonaj por atingi la ĝustan miksiĝon de tiuj elementoj. Dekomence kaj dum la tuta vivo de la projekto, oni utiligis aktivajn metodojn. Oni ĝenerale konsideras ilin la plej efikaj por veki kaj teni la intereson kaj atingi aktivecojn taŭgajn al la projekto. En lastaj jaroj, la termino “aktivaj metodoj” akiris la signifon de tutnova amplekso de metodoj kaj aktivecoj, inkluzive plenan partoprenon de lernantoj en la elektado, planado kaj kontrolado de projektoj; la uzadon de ludoj, simuladoj kaj spertoj en la klasĉambro; kaj la organizadon de programoj, kiuj etendiĝas al la ĉirkaŭlerneja komunumo, kaj ĝin enplektas. Klasoj ofte ĝuas grupajn taskojn kaj trovas en ili profiton. Tiaj taskoj povas inkluzivi ekzemple enketojn, studvojaĝojn, preparadon de arĥivoj el ĵurnalaj eltondaĵoj, aŭ grupajn raportojn. La pli junaj lernantoj ofte ŝatas individuajn taskojn prepari ilustrajn materialojn (afiŝojn, grafikaĵojn, mapojn, glubildojn), ĉar eble ili povas tiumaniere esprimi siajn ideojn pli facile ol per la skribado aŭ diskutado. Projektoj, kiuj celas disvolvi pli bonan konon kaj estimon de aliaj landoj, tiras profiton el korespondado kaj interŝanĝoj kun lernejoj alilandaj. Instruistoj kaj lernantoj, kiuj faras specialajn projektojn, spertis, ke vizitoj de personoj denaske aŭ alimaniere apartenantaj al lando elektita por pristudo, de spertuloj kiuj laboras sur la kampo de teĥnika asistado, kaj de stabanoj el instancoj de Unuiĝintaj Nacioj, povas fari valoregan kontribuon al iliaj programoj.

Eksterklasaj aktivecoj ankaŭ ludis gravan rolon en la projektoj, kaj kelkaj programoj plenumiĝis tute ekster la klasejo kun gvidado de interesita instruisto. Kluboj pri internaciaj rilatoj, artaj, muzikaj kaj dramaj rondoj, kluboj pri Unesko aŭ Unuiĝintaj Nacioj, kaj aliaj lernejaj aŭ studentaj grupoj donis trafajn okazojn

15

— pàgina 12 del PDF —

16

por kulturaj aktivecoj, debatoj pri nuntempaj mondaj problemoj, modelaj asembleoj de instancoj de Unuiĝintaj Nacioj, ekspozicioj kaj dramaj prezentoj kaj partoprenado en monakiraj kampanjoj kiel ekzemple la sistemo de Uneskokuponoj.

Kiam temas pri materialoj, oni uzadu kiel eble plej multe filmojn, diapozitivojn, fotojn, sonbendojn kaj aliajn aŭdvidajn helpilojn. Por uzado kaj internacia kaj nacia, senparolaj bildaj materialoj estas taŭgaj kaj malkaraj. Ofte, tamen, ne estas facile akiri taŭgan materialon por iu ajn el la kvar ĉeftemoj priskribitaj supre. Por venki ĉi tiun ĝenon, instruistoj sin turnis al vasta gamo de fontoj, inkluzive vojaĝagentejojn, alilandajn ambasadojn, komercajn entreprenojn, junularajn organizojn, artgaleriojn, kulturcentrojn kaj fremdajn informajn servojn enlande kaj eksterlande. Materialoj pri Unuiĝintaj Nacioj kaj rilataj instancoj haveblas ĉe la sidejoj de tiuj organizoj kaj ĉe informcentroj de UN tra la mondo. Internaciaj interŝanĝoj de materialoj preparitaj de la lernantoj mem, kiuj priskribas siajn mediojn kaj ĉiutagan vivon, konsistigas efikan manieron por enplekti la pli junajn lernantojn rekte en la lernadon pri la propra kaj aliaj landoj. Tute sendepende de la speco de materialoj uzataj, tamen gravas, ke ili estu aŭtentikaj, ekvilibraj kaj ĝisdataj.

Kontrolado kaj taksado.

Projektoj laŭ la linioj supre sugestitaj valoras por la lernantoj, por la instruistaro kaj por la koncernaj lernejoj. Se, tamen oni celas, ke la laboro havu pli vastan signifon kaj montru la vojon al novaj evoluoj je vasta skalo, necesas studadi la metodojn, programojn kaj materialojn kaj kontroli iliajn rezultojn por ebligi vere objektivan taksadon de ilia efikeco. Oni planu programojn tiom, kiom eblas, kun taŭga atento al tiu ĉi esplora dimensio, kiu rekte helpos la partoprenantojn kaj aliajn, prijuĝi la efikecon de la programoj kaj ilin plibonigi laŭ provitaj spertoj.

Organizado.

a. Rolo de la Sekretariato de Unesko.

La Sekretariato funkcias kiel ĉenero inter partoprenantaj lernejoj en diversaj landoj kaj prenas sur sin respondecon pri kunordigado de la programo kiel tuto. La bulteno de la Asociiĝintaj Lernejoj (vidu eron c. Dokumentado) estas grava elemento en la kunordigado de la programo kaj prezentas al lernejoj eblecon anonci sian deziron starigi rektajn interŝanĝojn korespondajn, materialajn kaj informajn. Je la peto de registaroj aŭ Naciaj Komisionoj, Unesko donadis limigitan financan helpon por prepari kaj produkti specialajn dokumentojn kaj instruilojn uzotajn por plenumi projektojn, aŭ por organizi kunvenojn kaj seminariojn pri la Projekto de Asociiĝintaj lernejoj. Por helpi al Asociiĝintaj Lernejoj, la Organizo ankaŭ aranĝis mallongdaŭrajn misiojn de specialistoj por helpi pri la evoluigado de programoj.

b. Rolo de Naciaj Unesko-Komisionoj.

La Naciaj Unesko-Komisionoj elektas partoprenontajn lernejojn en la propra lando kaj funkcias kiel ĉenero en la kunordigado de la Projekto. Kie partoprenas grupo de lernejoj, la Nacia Komisiono kelkokaze prenas sur sin respondecon pri kunordigo de ilia laboro. Pluraj Naciaj Komisionoj trovis utila nomi unu solan komisiiton aŭ-kaj komitaton por direkti la laboron. Naciaj Komisionoj ankaŭ stimulis kaj antaŭenigis la Projekton de Asociiĝintaj Lernejoj per organizado de seminarioj, prizorgo de preparo de instrumaterialoj kaj disvastigo de informoj en siaj bultenoj.

En Ŝtatoj-Membroj, kiuj nuntempe ne partoprenas la Projekton de Asociiĝintaj Lernejoj, Naciaj Komisionoj povus konsideri la eblecon iniciati tiun ĉi agadon. lu povus eble komenci per kandidatigo de grupo da edukejoj. Tiuj edukejoj povus esti elementaj aŭ mezaj lernejoj aŭ instruistaj seminarioj, aŭ ĉiuj tri. La ĝisnunaj spertoj montras, ke oni atingas pli bonajn rezultojn se oni komencas per limigita nombro da lernejoj.

Ŝtatoj-Membroj estas aparte petataj enmiksi pli da elementaj lernejoj en la Projekton de Asociiĝintaj Lernejoj, kiel ankaŭ pli da metilernejoj kaj instruistaj seminarioj.

c. Dokumentado.

La Sekretariato provizas al partoprenantaj institutoj informmaterialon pri la Projekto kaj pri Unesko ĝenerale, kaj abonojn al diversaj periodaĵoj de Unesko, kiel ekzemple la Unesko-kroniko, Unesko-kuriero, Unesko-artikoloj kaj Internacia Kompreniĝo en la Lernejo. La lastenomita estas duonjara cirkulero, kiu entenas artikolojn pri aferoj interesaj al partoprenantaj lernejoj, novaĵojn pri nunaj projektoj, petojn pri kunlaborado kaj helpado, avizojn pri novaj dokumentoj kaj eldonaĵoj, kiuj eble utilus, kaj aliajn informojn. La Sekretariato ankaŭ helpas al lernejoj elekti kaj akiri pluan dokumentan materialon bezonatan por iliaj specialaj projektoj. En Ŝtatoj-Membroj kie oni nomis komisiiton, Unesko povas disponigi al li specialigitajn materialojn por cirkulado inter la lernejoj. Bazaj dokumentoj pri la projekto inkluzivas la libreton de Unesko Internacia kompreniĝo lerneja: Progresprezento pri la Unesko-Projekto de Asociiĝintaj Lernejoj; Kelkaj sugestoj pri la instruado pri Homaj Rajtoj, kaj mondaj problemoj en la klasejo: Gvidilo instruista pri kelkaj taskoj de Unuiĝintaj Nacioj de Herbert J. Abraham, kiujn oni vaste distribuis al Ŝtatoj-Membroj kaj Naciaj Komisionoj kaj kiuj donas multajn utilajn ekzemplojn pri projektoj entreprenitaj de Asociiĝintaj Lernejoj je la niveloj elementa, meza kaj instruisteduka. Limigitaj provizoj de tiuj libretoj, numeroj de la supremenciita cirkulero, kaj listo de partoprenantaj lernejoj estas haveblaj kontraŭ peto.

ĉ. Stipendioj.

Unesko aljuĝas kelkajn stipendiojn al personoj respondecaj pri projektoj. Ili celas ebligi al ili observi projektojn en partoprenantaj lernejoj alilandaj kaj, kiam tio eblas, viziti la Sidejon de UN aŭ Unesko, aŭ aliaj rilataj instancoj de Unuiĝintaj Nacioj.

17

— pàgina 13 del PDF —

18

Petoj pri partopreno.

La registaro de la Ŝtato-Membro aŭ ĝia Nacia Unesko-Komisiono (aŭ ekvivalenta nacia kunlaborinstanco) estu la peranto de petoj pri partopreno. Tiuj petoj enhavu la jenajn informojn:

a. la nomojn kaj adresojn de la proponataj lernejoj, kune kun mallonga priskribo de ĉiu lernejo, inkluzive de la jenaj detaloj: 1. nomo de la lernejestro; un. nomo(j) de persono(j), kiu(j) estros la specialajn aktivecojn de la lernejo;

b. la elektitan studtemon kaj priskribon de la speciala aktiveco (enhavo, metodoj kaj materialoj konformaj, ekzemple, al la Sugestitaj studtemoj);

c. certigon, ke la lernejo intencas aktive partopreni la Projekton dum almenaŭ du jaroj.

Respondecoj.

a. Respondeco por antaŭenigo kaj superrigardo de la projektoj entreprenitaj restas ĉe la Nacia Komisiono aŭ aliaj koncernaj servoj kaj instancoj, kaj ne ĉe Unesko;

b. la respondeculoj regule taksu la aktualajn aktivecojn kaj sendu raportojn, kune kun specimenoj de iu eventuala nova edukmaterialo, kiun uzas la lernejoj, al la Sekretariato de Unesko (Projekto de Asociiĝintaj Lernejoj en la Edukado al Internacia Kunlaboro kaj Paco);

c. la prizorganto(j) de la projektoj certigu, ke la partoprenanta lernejo sendadas al, kaj ricevadas de, Unesko ĉiujn esencajn informojn kaj materialojn. Tiu korespondado povas okazi rekte inter la partoprenanta lernejo kaj la Unesko- Sekretariato, aŭ pere de la Nacia Komisiono. Kiel ajn tio okazas, estas esence ke oni tenu daŭrajn kontaktojn, ĉar la sukceso de la Projekto de Asociiĝintaj Lernejoj grandparte dependas de la reguleco de tiu interŝanĝado de informoj.

Selekto de partoprenantaj lernejoj. Akceptos lernejojn por partopreno la Ĝenerala Direktoro de Unesko surbaze de la sekvantaj konsideroj: a. la eduka valoro de la proponataj aktivecoj; b. eblecoj de etendado de tiuj aktivecoj al aliaj edukejoj; c. la karaktero de la aranĝoj por estrado, kunordigado kaj kontrolado de aktivecoj, kaj por konservado de kontaktoj kun Unesko.

Landoj partoprenantaj en la Projekto de Asociiĝintaj Lernejoj.

Argentino, Aŭstralio, Aŭstrio, Bangladeŝo, Belgio, Birmo, Bjelorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Bulgario, Burundio, Cipro,Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Danio, Dominiko, Egiptio, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Finnio, Francio, Gano, FRGermanio, Germana DR, Gvatemalo, Hindio, Hispanio, Honduraso, Hungario, Indonezio, Irlando, Israelo, Italio, Japanio, Jugoslavio, Kameruno, Kanado, Kenjo, Koreio, Malajsio, Malto, Maroko, Maŭricio, Nederlando, Nepalo, Niĝerio, Norvegio, Pakistano, Polio, Rumanio, Svedio, Svisio, Ŝrilanko, Tajlando, Turkio, Ugandio, Ukrajnio, Sovetio, Urugvajo, Usono, Zambio.

La verbo, la spino de la lingvo

de Mogens Groth

Tiu ĉi grafikaĵo origine en brajloskribo povus interesi vin:

La verbo | TOO mO AMO 5 a GIMN EKAS

tri modaloj ox)

mm Ki finitivo infinitivo participo tri modoj modo -i du voĉoj

indikativo kondicionale volitivo tri tempoj -us ~u

|

VIS AX AAJ

aktiva pasiva — tri ag/statoj —-

l L sal

-os = futuro -ont antaŭaga, -ot predikta -as = prezenco -ant dum-aga, -at PO” L-sdij imperfekta -is = paseo aŭ „H“€ –~” preterito ~s.

-int post-aga ~it perfekta

xx) Kiel £Z-anmodalonon: povus rigardi la verb-substantivon :siribo)

19

— pàgina 14 del PDF —

20

Kiel legi la skemon?, kion ĝi diras en kutima lingvo? Jen: la verbo havas tri modalojn laŭ fraza funkcio, nome: predikatan, kvazaŭ substantivan kaj adjektivan“; kvara modalo estus verbo-substantivo (= skribo).

1. La finitivo ampleksas verbojn kun finaĵo -os, -as, -is, -us, -u, do puraj verbaj formoj.

2. La infinitivo havas nur unu modon: -i.

3. La participo, modalo kun parte pure verba, parte adjektiva funkcioj, ampleksas verbojn kun finaĵo -ont, -ant, -int, kaj -ot, -at, -it.

Pri 1. La finitivo havas tri modojn: a) la indikan, b) la kondiĉan, c) la ordonan.

a) indikativo indikas, prezentas, agon en OS-, as-, is-tempo (futuro, prezenco aŭ preterito = studos, studas, studis).

b) kondicionalo prezentas la agon kiel imagon = mi studus, se…

c) volitivo prezentos agon, kiu okazu = insistu, ke ni progresu!

Pri 2. La infinitivo kun sia sola modo: -i, funkcias en surprize multaj roloj; jen kelkaj el ili: studi utilas (jen subjekto), ŝi lernas iri (objekto), verki egalas tribunali – pri si mem (subjekto, objekto), ili iras studi (adjekto); vivi estas malrapide morti (predikativo al subjekto); oni invitas vin studi (predikativo al objekto), helpu al ili progresi (predikativo al prepozitivo), la arto gimnasti (komplemento al substantivo), preta akcepti vin (komplemento al adjektivo), ĉu malfacile studi? (komplemento al adverbo).

La infinitivo povas tre libere roli, eĉ ekster siaj roloj, nome: kvazaŭ “volitive”: ja vidi sed ne tuŝi!, future”: kiel legi la skemon, ĉu ĝi informos, kion scii?, “kondicionale”: ĉu ekdormi jam tiom frue?

La verban karakteron de infinitivo substrekas fakto, ke ĝi povas havi la kutimajn adverbojn: forte vivi, rapide morti, vivi estas pli ol nur malsprite spiri!

Pri 3. La participo havas du voĉojn: aktivan kaj pasivan. Ambaŭ havas po tri ag-statojn: prediktan (-ont, -ot), imperfektan (-ant, -at), perfektan (-int, -it). Predikto antaŭdiras okazon antaŭ la ago: legota estis la teksto; imperfekto esprimas, ke la ago estas ne perfekta, ne finita, ke ĝi daŭras (aŭ ripetigas): la teksto estis legata; perfekto prezentas, ke la ago estas finita, aŭ alivorte, la rezulton post ago: la teksto estis legita.

Kaj nun laste: kiel kompreni la strekopunktitajn liniojn malsupre en la skemo, de -is? Imagu situacion: ŝi fermis fenestron; ĉu rezulto: fermita fenestro? Dependas de! La frazo povas signifi: a) ŝi estis fermanta la fenestron. Dum ŝia ago fermi, la fenestro estis fermata; b) ŝi estis ferminta la fenestron, venis al la rezulto post sia ago fermi, ke la fenestro estis fermita.

Por situacio b) eblas imagi, ke iun tagon ekpluvegis, kaj rapide la fenestro estis dum nur sekundoj fermata de ŝi, kaj ŝi sukcesis tute fermi. Post kelkaj sekundoj la fenestro estis ne plu fermata, sed tute fermita, kaj ne plu enpluvegis. Do, se dumaga priskribo: -at, se postaga: -it.

Pri -at kaj -it estas pli por diri, ekzemple ke kelkaj verboj preferas imperfektan -at, aliaj perfektan -it (memorata iu, alia forgesita). Sed por nun sufiĉu; mi

fermis.

Protokoloj de la ILEI-estraro en Parizo

La estraro de ILEI kunvenis en Parizo la 1977.11.0San, je la 10a horo, ĉe Liceo Carnot; ĉeestis: rektoro Helmut Sonnabend, prezidanto, d-ro prof-ro Mario Dazzini, ĝenerala sekretario, s-ro Gaston Turin, vicsekretario, s-ro Olle Olsson, kasisto, kaj kiel gastoj: s-ino Marcella Turin, d-rino prof-ino Katina Dazzini.

La estraro interkonsentis pri jena tagordo:

l. Vizitoj

1 bis Akcepto de reprezentantoj de SAT

2. Konferenco 1978a

3. Preparlaboroj por 1979a (konferenco — ekspozicio — simpozio)

4. Kostoj por estrarkunsidoj

5. Strukturo de ILEI (zonoj — centroj — regionoj — sekcioj)

6. Lerneja eksperimento: eldono de la rezultoj

7. Rilatoj kaj kunlaboro kun aliaj organizaĵoj

8. Eblecoj por plibonigi la lingvan konon de niaj instruistoj

9. Internacia Pedagogia Revuo

10. Konferenco 1980a

11. Lingvistika simpozio en Budapeŝto

12. Diversaĵoj.

l. Vizitoj

1. 0. Ĉe Unesko: la estraro deziras prezenti kelkajn laborpunktojn kiuj rilatas al Unesko.

1. 1. Aranĝota ekspozicio de infandesegnaĵoj kaj fotoj pri diversaj temoj de la infana vivo en ĉiuj kontinentoj, okaze de la jaro de la infano en 1979.

l. 2. Organizi internacian simpozion en Parizo sub aŭspicio de Unesko. Ebla ĉefa temo: “Humanismaj kaj lingvistikaj kondiĉoj de lingvo kiel solvo de la mondlingva problemo”.

I: ‘Ba

1. 4.

Disvastigi la praktikan uzon de esperanto en la lernejoj de kelkaj afrikaj landoj; disponi pri lernolibroj, studmaterialo kaj instruiloj; perspektive plani ILEI-konferencon en Afriko.

Ekscii temojn kiuj rekte rilatas al la laboro de Unesko en kies plenumado ILEI povas transpreni taskon.

„Vizito al UNESKO — La 8an de

novembro, je la 17a horo, s-ro Arsov akceptis la estraron, kiu prezentis la planon pri la ekspozicio de infandesegnaĵoj en la “jaro de la infano” 1979 en Parizo. S-ro Arsov mem proponis ekspozicii en la granda halo de Unesko, kaj petis detalajn informojn pri amplekso, daŭro kaj tempo.

La ebla aŭspicio fare de Unesko dependas de la decido de koncerna komitato. Alia demando tuŝis la internacian lernejon kunlige kun financa apogo pere de Unesko. La estraro estis informita ke principe Unesko povas helpi en la formo de kontraktoj, tio estas por ĉiu objekto devas esti aparta kontrakto. Al tiu ĉi demando apartenas la subvencio pri lernolibroj.

La estraro estis informita ke ILEI nun ekde junio 1977 apartenas oficiale al kategorio C. Rilate la simpozion s-ro Arsov diris, ke pri la dezirata aŭspicio, nur la Ĝenerala Direktoro povas decidi, kaj sugestis tiucele kontakti la respondeculon de la eduka branĉo, s-ro Zakariev.

Pri asociiĝintaj lernejoj respondecas s-ino Khawajkie. Dezirinde estas, ke post la fino de la ekspozicio ĉe Unesko, ĝi transiru ĉe la kulturan centron Pompidou.

21

— pàgina 15 del PDF —

22

1. 6. Vizito en La Sorbonne — La 8an de novembro, je la 15a horo, la estraro vizitis la universitaton La Sorbonne, kaj estis akceptita de la ĉefo de kabinedo s-ro George Sala. Oni prezentis kaj diskutigis la planitan simpozion dum 1979. La ĉefo de kabinedo principe aprobis la deziron de la estraro, organizi la simpozion ĉe la universitato. Pri la demando ĉu la universitato donos la aŭspicion, s-ro Sala deziras unue informi la Rektoron, ĉar nur li povas doni la permeson. La estraro respondis, ke ĝi antaŭ la fino de la jaro havigos al la universitato la skizan planon de la simpozio, kaj indikos la daton kaj daŭron dum printempo 1979a.

0. Ĉe Universitato “La Sorbonne”

1. Informi pri simpozio en la jaro 1979a kaj demandi ĉu eblas organizi ĝin en la Universitato, kaj peti ke la Universitato estu la invitanto.

3. 0. Ĉe Internacia Centro Pompidou

3. 1.Certigi al ni la eblecon eventuale

aranĝi simpozion kaj ekspozicion tie.

l bis.La estraro je la 15a horo akceptis

la reprezentantojn de SAT, s-roj Pierre Levy, G. Chevrolat, Adrian Dreschmann kaj Gilbert Lebec.

La du estraroj decidis jenan interkonsenton:

PL

En Parizo ĉe Liceo Carnot, kunsidis la 5an de novembro 1977a, je la 15a horo, la estraroj de ILEI (Sonnabend, Dazzini, Turin, Olsson) kaj de SAT (Levy, Chevrolat, Dreschmann, Lebec) por esplori la eblecojn de kunlaborado.

Post konstato de memstareco kaj sendependeco de ambaŭ organizoj, ili interkonsentis komenci la kunlaboron en jenaj punktoj:

A 1 Disponigi lokon en la oficialaj presorganoj, por informoj kaj artikoloj;

A 2 Interŝanĝo de protokoloj kaj dokumentoj;

A 3 Okazigi laŭnecese komunan estrarkunsidon;

SAT kaj ILEI decidas starigi unuopajn komisionojn cele al la subaj punktoj:

B 1 Organizado de mondekspozicio de

infandesegnafoj en la kadro de la

“internacia jaro de la infano” de Unesko;

B 2 Partopreno en la planita simpozio en la jaro 1979a pri ĝeneralaj kaj specifaj lingvaj problemoj;

B 3 Helpado en la teĥnika organizado de internacia lernejo en la jaro 1979a;

B 4 Proponi kunlaboradon al aliaj organizoj esperantistaj kaj ne esperantistaj por la samaj komunaj celoj.

2. Konferenco 1978a

0. 0. La vicprezidanto, s-ro Ingusz, informis la estraron letere ke la loko de la 12a Internacia Konferenco de ILEI nun estos Nowy Sacz en Pollando, kaj ne Toruĥ. La estraro akceptis la ŝanĝon. h

0. 1. Temo de la konferenco estos: “Fakaj vidpunktoj en la instruado”. La estraro opinias, ke sub tiu ĉi ĝenerala temo devus esti traktataj ĉiuj fakoj instruataj en la lernejoj. Inter la eblecoj trakti diversajn temojn de nia faka laboro estas la prelega formo fare de profesoroj pri la fakoj, kombine kun fakaj aldonoj, diskutoj, opinioj de niaj gekolegoj. Laborformo: la komuna pritrakto displitiĝas laŭ fakaj laborrondoj.

La estraro petas la sekciestrojn aldone al la plano nomi atingeblajn profesorojn pri la diversaj fakoj, kiuj ĉiuokaze estas pretaj prelegi dum nia konferenco.

La estraro jam pensas pri jenaj profesoroj:

matematiko — prof. Carlo Minnaja, prof. Lo Jacomo, prof. Guy Bracquemond; d-ro Kasselmann, s-ro Maas, d-ro Frank;

lingvistiko — prof. Szerdahelyi, prof. Bausani, prof. Pennacchietti.

La estraro petas, ke preferinde la gekolegoj en la Centro I (Budapeŝto) prezentu la prelegontojn por la unuopaj fakoj. Tiel estas garantiate ke ankaŭ niaj kolegoj en la socialismaj landoj povas prelege prezenti siajn ideojn.

0. 2. Letere la ĝenerala sekretario informos s-ron Ingusz pri la detaloj de la

programo, komisiante lin kontakti la organizan komitaton kaj prezenti la decidojn de la estraro.

3. 13a Internacia Konferenco en Locarno

0. 0. La estraro akceptis la proponon de Inspektoro Bertolini organizi ILEI- konferencon en Locarno en la jaro 1979a. Provizoraj datoj estas 1979. 07.28-08.04, tamen ĉiuokaze ne dum la UEA-kongreso. Estrarano de ILEI partoprenos dum 1978a la preparlaborojn surloke.

4. Kostoj por estrarkunsidoj

0. 0. La estraro opinias, ke la vojaĝkostoj de la estraranoj devas esti subvenciataj el eblaj financaj fontoj.

5. Strukturo de ILEI

0. 0.La estraro traktis la fondotan organizan strukturon de ILEI, kaj decidis sondi ĉiujn eblecojn de rilatoj en la diversaj zonoj. En IPR aperos artikolo pri tiu ĉi temo fare de la prezidanto. Konstateblaj jam estas provizore la Centroj 1 kaj 2 en Eŭropo. La nova strukturo eniru en la statuton de ILEI.

6. Lerneja eksperimento: eldono de la rezultoj

0. 0. La estraro aŭskultis la raporton de la prezidanto, kiu respondecas pri la lerneja eksperimento en la dua regiono. Laŭ tiu ĉi raporto antaŭvideble pretiĝos la raporta libro; li deziras eldoni la libron en Pizo kaj atentigas la estraron ke ĝi apartenu al la eldonota scienca serio de ILEI. La estraro aprobas la ideon.

0. 1. Rilate la eldonon de la rezultoj de la

l-a eksperimento, la estraro unuanime opinias, ke prof. Szerdahelyi informu la estraron ĉu la manuskripto de la scienca kontrolo estas preta por presigi ĝin. Post la pozitiva respondo, la vicprezidanto tuj kontaktu kun la Universitato kaj Ministerio pri Edukado en Budapeŝto por realigi la presadon. Pri la rezultoj, la vicprezidanto informu la estraron.

7. Rilatoj kaj kunlaboro kun aliaj organizaĵoj

0. O.ILEI jam havas interkonsenton pri kunlaboro kun UEA kaj SAT.

1. 0. Freinet movado — Dimanĉe la 6an de novembro 1977a, s-ro Marin vizitis la estrarkunsidon. La estraro prezentis al li la planon, ke ambaŭ organizaĵoj kunlaboru sur pedagogia kampo kaj sugestis la kunagon rilate la ekspozicion, simpozion kaj internacian lernejon. S-ro Marin volas trakti la proponojn dum estrarkunsido de FIMEM kaj jam konfirmis la kunagadon en la ekspozicio.

2. 0. KELI kaj IKUE — Rilate la kristanajn movadojn (Keli kaj Ikue), d-ro Dazzini kontaktos IKUEn, kaj s-ro Olsson KELIn.

3. O.Kontaktoj estos dezirindaj kun TEJO, IFEF, ISAE, LIBE, TEĴA, MEL, SEL, KES kaj Eŭropa Esperanto-Centro.

8. Lingva kono

0. 0. La estraro konvinkiĝis pri la fakto de

necerta kono de la lingvo flanke de niaj geinstruistoj; por doni konkretan helpon, ĝi decidis ek de la unua numero de la jarkolekto 1978 starigi lingvan angulon kies enhavo celos la plibonigadon de la lingva kono.

En ĉiu numero de IPR estu indikitaj la nomoj de la komisiono pri lingva kontrolo kaj averto ke ĉiuj manuskriptoj devas esti kontrolitaj de la komisiono mem.

23

— pàgina 16 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO -— IPR organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj — ILEI en rilatoj de reciproka informado kun Unesko, kategorio C

Aperas trifoje jare Redaktas: Gaston Turin, 43 rue E. Magnin, F-25300 Pontarlier, Francujo Poŝtĝirkonto: Stockholm 682 117-7, Olle Olsson, Bantorget 3, S-222 29 Lund, Svedujo

Jara abono: 20 svedaj kronoj La abonprezon oni pagu al la landaj sekcioj de ILE Nemembroj de ILEI pagu al la supre indikita konto.

IPR 1978/2

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO.

IPR

Kldonata de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

ILEI

Jarkolekto 8 N-ro 2, 1978

Pizo, Italujo

— pàgina 2 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO r-ro 2, 1978

enhavo

Sergio Mariani — Eduka projekto por la instruado de Esperanto en elementa kaj mezgrada lernejoj ……….. Helmut Sonnabend — Esperanto — lerneja eksperimento …… Albert Lienhardt – Esperanto ne estu simpligita sed uzata SIMPIAMGNIOTO 2 (= kuna KETINVA pea kanas Vimelals dok. W. Krikke — La Cseh-metodo malmoderniĝis xe – Protokoloj el Tananarivo

skokok

Ex — Mortis Ludwig Pickel

presita en ltalujo ĉe offset vallerini via consoli del mare 15, i-56100 pisa, tf. 050-40604

Eduka projekto por la instruado de Esperanto en elementa kaj mezgrada lernejoj

Sergio Mariani

Oni povas difini “eduka” ĉiun programon, kiu, pere de lerno-procedo, celas la plenkreskadon kaj maturiĝon de persono en socia kaj individua sferoj.

Mi ne proponas al vi, pere de la jena referaĵo, demonstradon ke la instruo de Esperanto tre valoras por helpi personan maturiĝon: sufiĉas ke mi citu ideon pri universala fratiĝo, bezonon de interpopola komunikilo, kaj — kio estas pli proksima al nia temo — formiĝon de mensaj logikaj strukturoj, kiujn simpleco kaj reguleco de la esperanta lingvo-strukturo ebligas kaj stimulas. Pretigi proponon signifas estigi organizitan agadon, aranĝi taŭgajn ilojn kaj precizigi celojn.

Koncerne nian referaĵon, la celo estas la ekkonigo de Esperanto. La agadon oni devas organizi laŭ precizigitaj manieroj; t.e. devas ĝin akordigi kun taŭga metodologio. Metodologio des pli valoras, ju pli:

1. ĝi prizorgas la objekton de la agado (Esperanto); 2. ĝi konformiĝas al la subjekto (la lernanto de la deviga lernejo); 3. ĝi povas uzi ilojn kaj rimedojn, kiujn teĥniko metas je dispono.

Esperanto estas lingvo, homa interkomunikilo; do, ĝin konsistigas du nevideblaj aspektoj: la signifoplena aspekto, kiun konsistigas la individua sperto de la parolanto, ĉu objektiva, ĉu subjektiva, kaj la signifodona aspekto, kiun konsistigas la tuta konvencia regularo, fonetisma, grafisma, struktura, pere de kiu individua objektiva kaj subjektiva sperto manifestiĝas kaj sekve komunikiĝas.

Lingva agado disvolviĝas en du direktojn:

1. aŭskulti kaj legi, kio estas interpreti la signifodonan aspekton de la lingvo por ricevi plenan komprenadon;

2. paroli kaj skribi, kio estas komprenigi la signifon pere de la signifodona lingva aspekto.

— pàgina 3 del PDF —

26

Pluan rimarkon meritas la elemento, kiun ni nomis “lingvostrukturo”. Lingvo estas homkarakteriza produktado: homa menso funkcias per strukturoj, kiuj sekve estas la fundamento de la lingvo-komunikado; rezultas ke lingvo estas arĥitektura konstruo per bazaj elementoj, kiuj interrilatas funkcie.

Strukturo estas organiza ideo, konstruiva kaj produktiva, kiu stimulas ĉiam novajn komprenpovojn. Kelkajn konsekvencojn de instrumetodo bazita sur strukturismo indikas al ni Bruner:

— pli da intereso (ĉar la instruagado ja baziĝas sur la strukturaj tendencoj de la perceptado kaj pensado);

— pli facila enmemorigo (nocio enŝoviĝas en la strukturon kaj lokiĝas en reto de interrilatoj);

— eblecon transpasi de iu kono al alia analoga (transfer), sekve de la fakto ke ambaŭ baziĝas sur la sama strukturo (oni difinas regularon kiel operaciigajn modelojn de nia konagado).

Por praktiki validan metodologion, krom la enhavo de la agado, necesas ankaŭ la kono de la subjekto de la agado mem, t.e. la knabo. Ĉi-rilate, oni devas konsideri la jenajn punktojn:

— ĉiaman ĉeeston de motivoj, kiuj stimulas kaj subtenas intereson;

— neceson fari kaj agi (knabo havas konkretan logikon; abstraktopovon t.e. nuran mensan aktivecon, la knabo akiras dum pli malfrua stadio de sia evolua kreskado);

— neprecon de sensaj stimuloj, precipe vidaj kaj aŭdaj.

La malmultaj konsideroj pri lingvaj faktoj kaj la psikologio de la infano kondukas al la jenaj konkludoj pri kelkaj esencaj metodologiaj elementoj: -— alteniĝo al konkreta sperto de la parolanto (aŭ skribanto); uzo samtempa de variaj esprimoj, t.e. desegno, mimiko, lingvo, muziko, ktp; — konstruo de la lingva mesaĝo.

La laŭcela agado (lernado de Esperanto), direktita laŭ precizigita metodologio, kiu postulas ke Esperanto estu lingvo kaj ke la infano havu proprajn lernmanierojn, dividiĝas en du partojn, kiuj strikte kaj daŭre interrilatas:

– konstruo de la lingva mesaĝo (bazaj elementoj: grafismo, fonetiko, terminaro; projekto: funkciiva strukturo);

-— uzo de la lingva mesaĝo (buŝa: konversacio, aŭskultado, teatra ludado, ktp; skriba: legado, korespondado, rilatoj, ktp).

La agado, kiun ekestigas la tuta eduka programo, disvolviĝas laŭ apartaj miniprogramoj samtempe diferencaj kaj interrilataj (rimarku, ke mi preferas la vorton “miniprogramo” al “leciono”).

Malgraŭ iliaj distingiĝaj trajtoj, kiuj havas originon de la multflanka instruproceso, la miniprogramoj havas proprajn bazajn ecojn: l. motivoj kaj interesoj: — des pli la knabo estas malgrandaĝa, ju pli la motivoj de la lernobjekto devas esti nerektaj; — la lernadon de Esperanto, samkiel tiun de ĉiuj lernobjektoj, oni ne povas motivi per idealaj kaj kulturaj kialoj, sed oni devas uzi ludadon,

teatro-ludadon, korespondadon, t.e. farado, konceptita kiel okazo de

valorigo kaj pliriĉiĝo de la personeco. 2. pragmata aspekto:

— enŝovigo de la lernanto en konkretan sperton (media esploro, ludado, teatro-ludado, konversacio, korespondado, aŭskultado, pretigo de afiŝoj, desegnoj, ktp.;

— samtempa uzo de esprimpovaj rimedoj (t.e. la lingva mesaĝo, kunigita kun la mimika kaj grafika mesaĝo);

— uzo de sensaj stimuloj, vidaj kaj aŭdaj;

— uzo de didaktikaj helprimedoj, ankaŭ aŭdvidaj;

— pli da grupa agado ol da individua.

3. Logika aspekto:

— pripensado pri la lingvo kaj la konkreta mesaĝo;

— esplorado kaj observado pri la gramatikaj signoj kaj reguloj, kaj la funkcia strukturo de la mesaĝo.

Revenante al la antaŭdiritaj rimarkoj pri la du interrilataj partoj de la instrua kaj lerniga agado, la pragmata aspekto estas la uzo buŝa kaj skriba de la lingvomesaĝo, la logika aspekto estas la konstruado de la sama mesaĝo pere de la kunmeto de la bazaj elementoj (skribmaniero, fonetiko, terminaro, gramatikaj reguloj) kaj ties uzado funkcia en la sciiga konstruo.

Moderna metodologia studado ne povas ne interesiĝi pri la utiligo de la didaktikaj helprimedoj, de la plej simplaj kaj tradiciaj (libroj, slipoj, afiŝoj, nigra tabulo) ĝis la plej modernaj kaj rafinitaj aŭdvidiloj, magnetaj kaj lumaj tabuloj ĝis lingvaj laboratorioj kaj lernmaŝinoj).

Kelkaj mallongaj rimarkoj:

a. la didaktikaj helpiloj devas esti valorigitaj: la lernejan agadon oni ne povas plu fondi sur nure tradiciaj momentoj (buŝa leciono, ekzercado, pridemandoj); vera lernproceso (pli bone diri memlernado”) fondiĝas sur konkreta sperto de la lernanto, sur situacioj kiel eble plej realaj kaj konkretaj, sur sensaj stimuloj, kiujn nur aŭdvidaj komunikiloj povas doni;

b. la helpilojn oni aliflanke devas demitigi: la plej grandaj danĝeroj estas plagiato kaj pasiveco (ĉi-rilate la sperto pri mass-media estas signifa); alia danĝero konsistas el troaj meĥanikeco kaj teĥnikeco, kun sekva perdo de kreiveco;

21

— pàgina 4 del PDF —

28

c. solvo de la malfacila problemo pri taŭga kompromiso inter valorigo kaj demitigo de la didaktikaj helpiloj, povus esti interesiga por la lernantoj pri la konstruado kaj pretigo de la helpiloj mem; kaj, kiam tio ne estas ebla, kaŭze de teĥnologiaj procedoj, konigi al la lernantoj ilian funkciadon, eĉ tre supraĵe.

Rilate la enhavon specifan de lerneja agado celanta la lernigon de Esperanto, povus esti utile indiki skeme tri fazojn: a. inicadon al skribado kaj elparolado:

— farante komparon kun la itala alfabeto, precizigi la diverssonajn literojn, kaj la funkcion de la supersigno (supersignitaj literoj) — fonetikan kaj grafikan aspektojn oni rimarkas samtempe kun la vortoj klarigitaj de la desegnaĵo kaj precizigitaj de surbendigoj;

— evidentigi la akcenton sur la antaŭlasta vokalo;

— ekzerci la lenantojn al legado (ĉiam helpe de desegnaĵoj kaj surbendigiloj per kiuj oni povas registri kaj poste reaŭskulti);

b. minimuma frazo:

— ekrimarki en la lingva mesaĝo la signifajn erojn (diritaĵojn) kaj el ili la “minimuman paron” (havantan esencan signifon) kaj la “pligrandigon” (espansiojn), kiuj precizigas kaj pliriĉigas la signifon;

— analizi la minimuman paron: oni rimarkas la noman parton (artikolo, nomo, subjekto);

— la verban parton: verbo (verba kaj noma predikato);

— analizi la grafisman respondadon (gramatikaj finaĵoj) kun la gramatika funkcio de la vortoj (nomo, adjektivo, adverbo, singularo, pluralo, verbaj tempoj, ktp).

La metodo devas ĉiam kuŝi sur la komparo de minimumaj frazoj, kun-

ligitaj kun konkretaj spertoj;

c. pliriĉigo de la minimuma frazo pere de aldono de ekspansioj laŭ gradigita programo kiu ebligas ĉiam pli riĉajn spertojn; progresad- povas esti:

— espansioj: dependaj (artikoloj, adjektivoj), sendependaj (adverboj), rektaj (rekta komplemento), nerektaj (nerekta komplemento kunigita per prepozicio);

— kunordigitaj kaj subordigitaj propozicioj.

La pliriĉiĝon de la minimuma frazo oni devas konstrui almenaŭ en la komenco, laŭgrade, per logikaj kunligoj de la lingva mesaĝo kun ties rilata grafika esprimmaniero. Komence de baza bildo, oni aldonu aliajn elementojn por plisignifigi la desegnaĵon kaj samtempe pliriĉigi la lingvan mesaĝon pere de ekspansioj, kiuj enŝovas sin en la kunteksto de la parolado kun preciza signifa funkcio. Dum la instruprocedo, oni alfrontu la problemon de la vortfarado pere de la afiksoj, uzante ĉiam grafikan skizon.

Esperanto lerneja eksperimento

Helmut Sonnabend

Pasintjare ĉesis dujara eksperimento de ILEI en ĝia dua regiono, zono Eŭropo-centro okcidenta Eŭropo. Ĝi implicitis demandojn pri diversaj problemoj de la fremdlingva instruado. Interalie la eksperimento prezentas Esperanton kiel alternativon sur la vojo al ĝenerala internacia lingvo.

La raporto nun pretiĝas kaj antaŭvideble aperos en Aŭgusto 1978 kiel libro, eldonota en Pizo. Ĝi traktas jenajn temojn:

Historio de la eksperimento, la lerneja stato de Esperanto en lernejoj, motivado de la eksperimento, internaciaj konferencoj kaj enkonduko de Esperanto en la lernejojn, malhelpoj kaj apogoj de ŝtataj instancoj.

La celoj de la eksperimento; la planado de la eksperimento: lerneja ŝtupo, daŭro de la eksperimento, la lernolibro, la instruplano, instruceloj, la lingva materialo.

La organizado de la eksperimento: landoj, lernejoj, klasoj, gelernantoj, gepatroj, instruistoj, konsilantaro.

La instruado: metodologio, metodoj, didaktiko; skizo de leciono, frazstrukturoj kaj vorttrezoro, rilatoj inter “nova lingvo” kaj nacia lingvo, kontaktoj inter lernejaj klasoj kaj infanoj, la testoj kaj iliaj rezultoj, komparaj rezultoj de anglelernantaj infanoj en 7a kaj 8a lernejaj jaroj.

La internacia lernejo: planado, loko, organizado; paragrafaj ĝangaloj, la formiĝo de internacia lernejo, la instruplano: fakoj kaj instruenhavo, la interna funkciado de la internacia lernejo, skizo de unu instrua tago kaj ekskursa tago, la sinprezentiĝo de la internacia lernejo, resumo.

La finaj rezultoj de la lerneja eksperimento; la konkludoj.

Por doni konkretan ideon pri la esenco de la libro, mi publikigas ĉapitron el la manuskripto,“La lingva materialo”, kiu priskribas la uzitan leksikonon en rilatoj al la naciaj lingvoj de la infanoj, krome la signifon de la afiksoj, kiuj tabelare demonstras la vastan larĝecon de la leksikono.

29

— pàgina 5 del PDF —

30

LA LINGVA MATERIALO.

La lingva materialo prezentita en dujara eksperimento konsistas el la gramatikaj formoj kiel artikolo, substantivo, kazo, adjektivo, numeralo, pronomo, verbo, adverbo kaj propozicio; kaj tipaj propozicioj kaj oftaj paroltumiĝoj el la sintakso. Sur la sekvantaj listoj [parto de la libro — hs] sumiĝas 285 substantivoj, 108 verboj, 51 adjektivoj, 22 adverboj, 4 konjunkcioj, 2 subjunkcioj, 2 interjekcioj, 26 prepozicioj, 20 pronomoj, 31 tabelvortoj kaj 22 afiksoj. Ili estas grandparte kvarlingvaj: esperanta, germana, franca kaj nederlanda. Unuflanke ili montras la amplekson de la eksperimenta materialo, el kiu por la infanoj elformiĝis la bazo de nova lingvo kaj aliflanke ĝi bone demonstras la lernavantaĝojn kiujn entenas Esperanto. Komparante vortspecojn el la eksperimenta vortlisto — substantivoj, verboj, adjektivoj kaj adverboj — kun la samsencaj vortoj el la gepatraj lingvoj de la infanoj, oni facile povas konstati la tre favoran elirpunkton por lerni la lingvon.

La suba tabelo montras en procentoj la kvanton da vortoj jam ekkoneblaj sen aparte lemi ilin.

VORTRILATOJ INTER ESPERANTO KAJ LA NACIAJ LINGVOJ

germana franca nederlanda meznombre substantivoj 44,6 62,3 43,5 50,1 verboj 25,9 48,2 20,4 31,5 adjektivoj 31,3 49.0 37,3 412 adverboj 36,4 22,1 18,2 25,7 meznombre 36,1 45,6 29,9 31,2

Okulfrapaj estas la pli malvastaj vortrilatoj inter la franca kaj esperanta lingvoj kaj la iom pli granda distanco al la nederlandaj vortesprimoj, tamen la kondiĉoj por ĉiuj infanoj ne estis malbonaj.

Uzonte la saman lingvan materialon kaj transformante ĝin en la francan lingvon ni donus jenan elirpunkton:

el la germana el la nederlanda

al la franca lingvo al la franca lingvo 37,5 Do substantivoj 35,0 90 50,0 90 verboj 56,5 ?o 35,3 90 adjektivoj 37,3 90

31,8 90 adverboj 31,8 90

Tiuj ĉi tre malmultaj, simplaj komparoj jam demonstras, kial Esperanto helpas lerni alian fremdan lingvon. Tamen estas alia tre interesa aspekto inter la germana kaj nederlanda lingvoj. La interrilatoj inter ambaŭ lingvoj estas tiel malvastaj, ke Esperanto ne nepre estas bezonata ankaŭ ne kiel pontolingvo. La reciprokeco el la prezentita vortmaterialo procentas en:

substantivoj……….-. 64,6 VEfDOJ : ssuuas sis ssxes“ 69,4 aŭjektivoj … ss suss!:. 72.6 adverboj …………. 50,0 meznombre……….. 64,2

Do, nederlandanoj kaj germanoj povus facile solvi siajn lingvajn problemojn, kondiĉe ke ambaŭ lingvoj estos instruataj en la lernejoj. Tiamaniere la germana lingvo atestus sian respekton al la nederlanda. Sed pro la multeco de la lingvoj tiu ĉi malgranda solvo certe ne sufiĉus.

La leksikono dividita en ĝiaj diversaj vortspecoj jam sufiĉus por la eksperimento formi lingvon donantan la bazon kaj pluevoluigi ĝin. Sed Esperanto demonstras ĝian superan efikecon per siaj afiksoj. Ĉiu afikso havas sian klaran difinon kaj ĝi formas el vortradiko novajn vortojn sen lerni ilin. Tiamaniere multobliĝas la vorttrezoro tiom, ke la lernado de la lingvo jam pro tiu ĉi fakto estas motivigata.

Por doni al ĉiu, kiu studos la antaŭmetitan materialon, la eblecon kontroli la suban tabelon, mi nun klarigos la sencenhavon de la uzitaj afiksoj.

Prefiksoj: ge- kunigo de ambaŭ seksoj; mal- la kontraŭa senco; re- ago denova; retume;

Sufiksoj: -aĵ konkreta objekto; -an kiu apartenas al; -ar kolekto da aĵoj aŭ personoj; -ebl kio povas esti farata; -eg plifortigas signifon;

-ej loko; -em inklino; -er elemento, parteto;

-estr ĉefo;

31

— pàgina 6 del PDF —

32

-et plimalfortigas signifon;

-id por posteulo aŭ naskito;

-ig fari, kaŭzi ion;

-iĝ veni en staton;

-il rimedo, instrumento;

-in virina sekso de persono aŭ besto;

-ing objekto, en kiu oni ŝovas ion; -ist profesio, daŭra okupado; -uj objekto enhavanta; arbo; lando; -ul portanto de iu kvalito. La metodo por formi novajn vortojn estas jena: amiko » amik -aĵ-o amik -ar-o amik -eg-o amik -et-o amik -ej-o amik -in-o ge – amik -oj mal – amik -Oo mal – amik -in-o amik -ig-i amik -iĝ-i amik -em-a ge-amik-ig-i ge-amik-iĝ-i

En la nun sekvanta tabelo estas listigitaj aldone al la baza vortmaterialo la nombro de novaj vortoj formigitaj per la afiksoj (prefiksoj, sufiksoj). Nur tiaj vortoj estas konsideritaj, kiuj lige kun afiksoj donas sencon por la lingvouzo.

La baza vortmaterialo de 573 vortoj elektitaj por la eksperimento kreskas vortfarade al 2840 vortoj, kio signifas pliiĝon al 49690. Kompreneble la tabela superrigardo estas pli teoria ol aplikebla. Sed esence estas demonstrebla la facila komprenebleco de la novaj vortoj, devenantaj el samaj radikoj. Ekkonebla estas la fakto de la minimuma lernostreĉo por akiri maksimuman lingvoscion.

LA BAZA VORTMATERIALO KAJ ĜIA PLIIĜO PER LA AFIKSOJ.

-il -in -ing -ist -uj -ul sume

bl -eg -ej em -er-estr -et -id -ig -iĝ

re- -aĵj -an -ar e

baza ge-mal-

— 1425

7 50 21

2 54 18140 10152104 84 14 21169 48 75 92 23 28

285 28 108

substantivo

852 28 352

—- 32

—- 105 52 66

2 59

14 78 37 29 64 7

29 99 71

verbo

S1 49

– – 32

1DJLU 2 N2

30 25

51

2

adjektivo

adverbo

konjunkcio

subjunkcio

interjekcio

26 20 31

prepozicio

pronomo

tabelvorto afikso

22

32 2840

7 82 21

573 33 62101164 19154 146214 136 164 21 23260 48252211 89 28

sume

33

— pàgina 7 del PDF —

34

Esperanto ne estu simpligita sed uzata simplamaniere

Albert Lienhardt

Kiam ni havas okazon informi la publikon pri la karakterizaj kvalitoj de la neŭtrala interlingvo Esperanto, ni prave insistas pri ĝia gramatika kaj leksikona simpleco. Ni devus diri, pli ĝuste: ĝia relativa simpleco, kompare kun la lingvoj naciaj.

Efektive, fidindaj pedagogiaj eksperimentoj pruvis ke, post nur unujara lernado de Esperanto, la lernantoj povas atingi lingvonivelon same altan kiel post kvarjara aŭ kvinjara lernado — sub kompareblaj lernkondiĉoj — de iu alia fremda lingvo. Tiu fakto devus sufiĉi por konvinki la skeptikulojn, des pli ke la hodiaŭa Esperanto prezentiĝas kiel lingvo alte evoluinta kaj vortriĉa, same kiel la altkulturaj naciaj lingvoj nuntempaj.

Tamen, certaj reformemuloj opinias, ke oni devus igi ankoraŭ pli simpla la fundamentan strukturon de la Zamenhofa lingvo. Iuj proponis rezigni pri la plurala finaĵo “-j” ĉe adjektivoj, ekzemple: “Tio estas bela floroj” (anstataŭ “belaj floroj”). Aliaj proponis rezigni pri la akuzativa finaĵo “-n” ĉe substantivoj kaj adjektivoj, ekzemple: “Li vidis bela floro” (anstataŭ “belan floron”). Ankoraŭ aliaj proponis adopti ambaŭ simpligojn, ekzemple: “Li vidis bela floroj” (anstataŭ “belajn florojn”), kaj tiel plu.

Unuavide, kiam temas pri relative simplaj tekstoj, tiaj proponoj eble povas ŝajni allogaj, precipe por la homoj en kies genta lingvo ne ekzistas plural-finaĵo (ekzemple en la angla) aŭ akuzativ-finaĵo (ekzemple en la angla kaj la franca). Sed kiam oni studas ĝisfunde la konsekvencojn, kiujn rezultigus tiaj gramatikaj simpligoj, oni vole nevole konstatas, ke Esperanto iĝus primitivnivela lingvaĵo, perdinta du valoregajn kvalitojn: maksimuma klareco kaj fleksebleco. Objektivaj kaj plenvaloraj argumentoj pri tiu temo troviĝas en diversaj seriozaj verkaĵoj tiurilataj, inter aliaj: en la unuarange grava libro Lingvo kaj vivo de prof. Gaston Waringhien, kaj ankaŭ en la samaŭtora

artikolo “La lingvo kaj la stilo de Zamenhof”, aperinta en Heroldo de Esperanto n-roj 1526-7.

Tiom pri la teorio. En la praktiko, tamen, oni konstatas ke multaj lernantoj kaj malrapide progresantaj kursanoj ofte forgesas la pluralfinaĵon de adjektivoj kaj la akuzativan finaĵon, en la skriba kaj precipe en la parola uzo de Esperanto. Por trafe demonstri tiun fakton, jen sekvas imagita dialogo inter du uzantoj de la internacia lingvo, unu malsperta (A) kaj alia bonsperta (B), okaze de hazarda renkontiĝo en zoologia ĝardeno.

Bon’tago”, s’ioro.

Bonan tagon, sinjoro.

Ĉu libera loko, tie?

Jes. Tiuj du seĝoj estas ankoraŭ liberaj.

Bone. Mi laca.

Se vi estas laca, ne ĝenu vin eksidi!

Danko”. — Bela vetero, hodiaŭ.

Efektive. Jam dum la tuta semajno, la vetero estis tre bela.

Mi amas multe varma” suno”.

Ankaŭ mi tre ŝatas la sunon, kondiĉe ke ĝi ne estas tro varma. Kial multaj homoj iras tie”, al la granda baseno?

Ili iras tien, por vidi la spektaklon, kiam oni nutros la otariojn. Nutros… ? La… kio?

La kvar grandajn fokojn, kiujn oni nun baldaŭ manĝigos.

Ĉu ili ne havas manĝi?… Ĉu ili ne faris manĝi? …

Vi certe volis diri: “Ĉu ili ankoraŭ ne manĝis?” aŭ “Ĉu ili ne jam estas manĝintaj?”

Jes. Tio” mi volas diri. — Kiam oni igos manĝi ili”?

Oni igos ilin manĝi (aŭ, se vi preferas: oni igos manĝi ilin) je la deksesa horo, je la kvara horo postmatene.

Mi neniam vidis tio”.

Post kvin minutoj, mi iros al la baseno. Ĉu vi volas iri kun mi? Ho jes! Mi volas. —

Ŝajnas ke vi estas fremda en ĉi tiu lando, ĉu?

Jes. Fremda. Mi: fremda laboristo.

Kiam vi venis en ĉi tiun urbon?

Mi veni’ lasta” monato”.

Ĉu vi ricevas bonan salajron?

Kio” vi volas diri?

Ĉu oni bone pagas vin, por via laboro?

pPEPEPEEEERpPREEFEEEEREERZE

w»

uoupuppoop

— pàgina 8 del PDF —

36

A. Jes. Mi havas bona” pago”.

B. Rigardu la otariojn! Ili saltas. Videble, ili estas tre malsataj.

A. Kio” manĝas tiu” bestoj?

B. Ii nutras sin per fiŝoj.

A. …vivanta” fiŝoj?

B. Jes, en la naturo. Ĉi tie, oni donas al ili ne vivantajn, sed tute freŝajn.

A. Venas viro. Li havas sitelo”.

B. Li estas la otariogardisto, kiu alportas la nutraĵon por la bestoj. Ili bone konas lin.

A. Oni vidas. Rigardu! Ili venas.

B. Jes. Ili lerte kaptas la fiŝojn, eĉ el la mano de la gardisto.

A. Kiom fiŝoj manĝas ili?

B. Nu, ĉiu el ili ricevas dekon da skombroj (aŭ aliaj) matene, kaj dekon postmatene.

A. Estas multa. — Kaj… kio estas ti” besto, ki” oni vidas tie?

B. Tio estas okapio.

A. Ti’kiel ĝirafo, ĉu ne?

B. Jes. Ĝi iom similas al ĝirafo kaj al zebro. Besto tre rara, nun.

A. Kurioza. Tre kurioza. — ”Skultu, s’ioro! Mi havas soifo”. Mi invitas por trinki io”.

B. Ankaŭ mi soifas, kaj mi volonte trinkos ion.

A. Kie” povas iri ni?

B. Ni povas iri tien, en la sen-servistan restoracion, apud la parko. Se vi

akceptas, mi proponas al vi ion por manĝeti, eble svedan sandviĉon aŭ ion alian.

A. Ho jes! Vi vere havas bona” ideo”. Danko”!

B. Do, ek! Ni iru tuj por ekhavi sidlokon, ĉar, foje, la restoracio estas plenplena.

Tiu nekutima dialogo ebligas fari du konstatojn.

Unue, la primitiva ĵargono de la lingve malsperta “fremdulo” estas iel komparebla al la diversaj dialektoj, ekzistantaj apud ĉiuj naciaj lingvoj. Estas ja konate ke, en ĉiuj evoluintaj landoj, granda plimulto da homoj — eĉ tre kleraj – hejme kaj surstrate parolas iun malaltnivelan lingvaĵon tre malkomplikan, laŭ la konata principo pri inercio, t.e. per plej eble malgranda klopodo. Sed kiam ili uzas sian lingvon por skribi, tiuj samaj homoj klopodas uzi laŭeble senerare kaj bonstile la komunan nacian lingvon. Konstateble, la naciaj lingvoj kaj ties dialektoj apudekzistas en diversaj vivosferoj, sed ili estas uzataj paralele, foje eĉ samtempe.

Due, la sama fenomeno estas konstatebla ankaŭ en Esperanto: la primit-

iva ĵargono de niaj lingve mallertaj novuloj estas kvazaŭ dialekto, uzata dum

kunvenoj kaj kongresoj apud la oficiala lingvo laŭfundamenta. Sendube, ĝi

ofte povas sufiĉi por ebligi reciprokan komprenon en tre simplaj konversacioj, eĉ se iuj gramatikaj misaĵoj “ŝiras la orelojn” de la spertaj Esperanto-lingvuloj.

Post tiuj konstatoj, stariĝas la jena demando: ĉu, por kontentigi la reformemulojn ĉi supre menciitajn, oni eble devus lernigi al ĉiuj komencantoj

(precipe al la ne-tre-kleraj) tiun simplegan Esperanto-dialekton, lasante al la

intelektuloj kaj intelektemuloj la plezuron ellerni puran, altnivele literaturan

Esperanton? La respondo pri tiu demando povas esti nur nea, pro la tri jenaj

kialoj:

1. Enla komenco, preskaŭ ĉiuj niaj lernantoj ja pli malpli “fargonas”; do, ili senkonscie uzas kvazaŭ iun Esperanto-dialekton kiam ili provas paroleti per tiu lingvo ankoraŭ grandparte fremda por ili.

2. Tiu dialekteca lingvaĵo estas malpli uzata, kiam la lernantoj diligente plulernas nian lingvon, sekvante superajn Esperanto-kursojn kaj legante celservan didaktikan Esperanto-literaturon (ekzemple la Fundamentan Krestomation kaj facilajn legolibrojn). La situacio estas komparebla kun tiu de la infanoj ĉiulandaj, kiuj, en la lernejo, iom post iom lernas regi sian nacian lingvon, eĉ se hejme kaj surstrate ili babilas dialekte.

3. Necesas forte emfazi kaj ĉiam ripeti, ke la celo de la interlingvo Esperanto estas: servi kiel plenvalora internacia perilo en ĉiuj fakoj kaj sur ĉiuj niveloj de la homa aktiveco, do ne nur kiel vulgara helpilo por povi babili pri ordinaraj ĉiutagaĵoj, sed ankaŭ kiel universala esprimilo intelekta. Tial, ĝi devas resti maksimume klara kaj maksimume fleksebla, dank” al la pluralo de adjektivoj kaj la akuzativa finaĵo “-n”. Voli sen-konsidere simpligi ĝian gramatikan strukturon signifus, en realeco, mise kripligi ĝin; tio estus misfaro nepre kontraŭcela, do absolute maldezirenda.

Tamen, la natura sopiro al pli granda simpleco de nia lingvo, kiun ofte esprimas multaj lernantoj, estas plenprava kaj postulas la tutan atenton de ĉiuj Esperanto-pedagogoj. Fakte: tio, pri kio temas, ne estas pli granda simpleco de la lingvo, sed pli simpla lingvouzo. Tiu deziro de novuloj estas kontentige plenumebla tiam, kiam, en unuagrada Esperantokursoj, oni lernigas nur la plej ofte bezonatajn radikvortojn, gramatikajn finaĵojn, sufiksojn, prepoziciojn kaj la du pleje bezonatajn participojn “-ant»“ kaj “-it”“. (Vidu, ekzemple, la vojmontran lernolibreton por franculoj Manuel d’initiation de Bernard Thaillet.) Sed, unuavice, estas necese lernigi al la kursanoj simplajn frazomodelojn por ordinaraj konversacioj. Ni ĉiam estu konsciaj: homoj, kiuj lernas fremdan lingvon deziras baldaŭ povi paroli ĝin. Do lernantoj, kiuj baldaŭ kapablas iomete paroli per Esperanto, pli multe emas plulerni, ĝis

37

— pàgina 9 del PDF —

38

plena posedo de ĉiuj gramatikaj reguloj kaj de la dezirata vortprovizo.

Ni neniam forgesu: Esperanto volas esti — kaj estas! — lingvo vivanta, t.e. lingvo parolebla kaj tutmonde parolata. Ju pli rapide niaj lernantoj kapablas paroli ĝin (eĉ nur tre primitive), des pli multe fortiĝas ilia entuziasmo, ilia plulernemo kaj ankaŭ ilia kunlaboremo en nia movado. Sed, por tio, oni devas ripeti laŭeble ofte: verkante, skribante kaj parolante, ni ĉiam uzu lingvostilon maksimume simplan, laŭ la saĝa rekomendo de d-ro Zamenhof: “Ni venkos nur, se ni zorgeme konservos al nia lingvo ĝian simplecon kaj facilecon”.

Bibliografio.

A. Lienhardt, “Grava bezono: didaktika Esperanto-literaturo laŭeble simpla kaj facile komprenebla”, Esperanto, n-ro 764.

A. Lienhardt, “Pledo por Esperanto laŭeble simpla kaj facile komprenebla”, Heroldo de Esperanto, n-ro 1478.

A. Lienhardt, “Pri la kompleksaj vortoj en Esperanto”, Scienca Revuo, n-ro 114/115, oktobro 1975.

A. Lienhardt, “Modela prononco de la interlingvo Esperanto”, Scienca Revuo, n-ro 100/101, majo 1973. Ankaŭ represita kiel aparta broŝuro.

A. Lienhardt, “Klariga antaŭparolo”, en Amuzaj dialogoj en Esperanto, Roterdamo: UEA, 1973, pp. 59.

La Cseh-metodo malmoderniĝis

W. Krikke

lam estis homo, kiu deziris instrui Esperanton al grupo da diverslingvaj personoj. Vole nevole li devis klarigi esperantovortojn per aliaj esperantovortoj, per gestoj, movoj kaj objektoj. Fakte, li instruis Esperanton kiel ni instruas la nacian lingvon al niaj etuloj du-trijaraj. Sed li vidis, ke Esperanto estas pli taŭga por tia “rekta” instruado ol la naciaj lingvoj. Li ellaboris tutan, tre logikan metodon. Li ankaŭ spertis kaj klare ekkonsciis, ke sprita traktado de la Esperanto-gramatiko havas grandan valoron, estas preskaŭ esenca kontribuo al ĉiu bona rekta metodo.

Tiu homo estis Andreo Cseh kaj li fariĝis sukcesa pioniro de tiu interesa metodo. Li kaj liaj imitantoj instruis Esperanton en multaj eŭropaj landoj en miloj da kursoj kun ofte granda sukceso. Tio okazis inter la du mondmilitoj.

Tamen, jam tiam oni konstatis, ke multaj “abiturientoj” de la kursoj ne longe daŭrigis la studadon kaj ne fariĝis esperantistoj.

Post la dua mondmilito la Cseh-kursoj ne plu estas ĝeneralaj kaj malofte vere sukcesaj. Nur en la lastaj jaroj kelkaj esperantistoj klopodas enblovi novan vivon en tiaspecan instruadon, ĝis nun kun malmulte da sukceso.

Ĉu ili pravas, jes aŭ ne? Mi opinias ke ne.

Dum multaj jaroj mi sekvis atente la evoluadon de la rekta instruado, ne nur rilate Esperanton, sed ankaŭ rilate aliajn lingvojn. Ne mirige cetere ĉar mi, kiel juna instruisto, fariĝis esperantisto en 1930a, pere de skriba kurso, kaj en mia instrukariero mi ĉefe okupiĝis pri fremdlingva instruado dum tridek jaroj. Ankoraŭ nun, kiel pensiulo, mi regule instruas Esperanton, kaj ankaŭ verkis skriban kurson, kiu instruas plej rapide legi Esperanton.

Same kiel Cseh mi spektis, ke bonhumoro kaj sprito estas grandvaloraj en la instruado. Oni uzu ĉiujn eblecojn por agrabligi la instruhorojn.

Sed nun mi alproksimiĝas al tikla punkto numero unu.

La nunaj homoj alie reagas al spritaĵoj ol tiuj el la tridekaj jaroj de nia jarcento. Tiam estis relative facile ridigi la lernantojn pere de simplaj spritaĵoj.

39

— pàgina 10 del PDF —

40

Hodiaŭ ni ĉiuj estas pli malpli trosatigitaj per spritaĵoj de la plej bonaj humuristoj, kiujn ni ĉiutage aŭdas kaj vidas sur la televida ekrano.

Ankaŭ libroj kun spritaĵoj kaj spritaj desegnaĵoj nun abundas, kontraŭe al la situacio ĉirkaŭ 1930a.

Tial la homoj ne plu entuziasme kuras al Cseh-metodaj kursoj, malgraŭ bonaj instruistoj, ĉar estas superhoma tasko esti samtempe bonega esperantisto, bonega lingvo-instruisto, bonega humuristo kaj vigla, stimulanta personeco.

La dua tikla punkto estas esenca manko de la Cseh-metodo, nome la neuzo de la nacia lingvo kiel helpilo. Kompreneble, se instruisto kaj lernanto ne scias la lingvon unu de la alia, oni nur povas uzi la ekskluzive rektan metodon. Sed tiaj situacioj estas esceptoj.

Bonvolu nun pensi ekzakte kaj sen antaŭjuĝo!

Instruisto de fremda lingvo devas konstante klarigi vortojn kaj esprimojn al siaj lernantoj. Se li uzas la rektan metodon ekskluzive, li povas montri, kio estas marŝi, salti, ridi, kajero, tablo, floro ktp. Pli malfacile jam estas klarigi la signifon de kuraĝa, fidela, amo, malamo, malico kaj timo. Preskaŭ neeble estas klarigi rekte, sen bildoj, la nomojn de plantoj kaj bestoj, malsanoj, iloj kaj instrumentoj. Legante la bonajn difinojn en Plena Ilustrita Vortaro oni tamen kelkfoje ankoraŭ dubas. Tamen la nura mencio de la samsignifa nacia vorto tuj solvas la problemon. Tial estas sensenca malŝparo de tempo ne uzi la konatan gepatran lingvon de la lernantoj por klarigi malfacilaĵojn. Kompreneble oni uzu la instruatan fremdlingvon kiel eble plej multe. Oni abomenu “krokodiladon”.

La tria malforta punkto de la Cseh-metodo estas la neuzado de lernolibroj. “La lernantoj mem eltrovu la regulojn kaj konstruu sian gramatikon”. Similajn sloganojn oni ankaŭ aŭdas pri naciaj lingvoj kaj pri matematiko. Sed estas reago kontraŭ dikaj, tedaj gramatikoj. Sed kial, pro la ĉielo, la modestaj lernantoj denove eltrovu kaj formulu kion aliaj, multe pli spertaj kaj kleraj ol ili, jam klare difinis? Ĉu instruante teĥnikon oni eble ankaŭ postulas inventitaĵojn? Estus ja freneze.

Bona lernolibro povas sendube esti grava, eĉ nemankipova helpilo en la instruado, ankaŭ jam tuj en la komenco.

Konklude ni povas diri, ke bona instrumetodo por Esperanto estu kombino de ĉiuj metodoj. Oni parolu, deklamu, eĉ oni montru objektojn, bildojn ktp., oni kantu kaj ridu sed oni ne timu klarigi gramatikaĵojn, oni postulu encerbigadon de vortoj, oni donu traduktaskojn kaj severe korektu ilin, koncize dirite, oni uzu la instruatan lingvon por ĉiuj celoj por kiuj lingvo povas esti uzata.

Jen la plej sekura vojo al daŭra sukceso.

Protokoloj el Tananarlilvo

PROTOKOLOJ de la kunsidoj de ILEI- estraro en Tananarivo (Malagasa Demokrata Respubliko) de la 1978.03.25 ĝis la 1978.04.01.

Tananarivo, la 1978.03.25an, je la 18a horo kunvenis la estraro de ILEI ĉe Institut National Supĉrieur de Formation et de Recherche Pedagogiques, Complexe Scolaire d’Ampefilna. Ceestis: rektoro Helmut Sonnabend, prezidanto; d-ro prof-ro Mario Dazzini, ĝenerala sekretario; Eugene Raveloson, sekciestro de ILEI en Malagasio; A. Rakotondravao, kasisto de la ILEI-sekcio en Malagasio; ĉeestis kiel gastoj: d-rino prof-ino Katina Dazzini; direktorino Karin Ruff.

Aŭskultante la informojn de la sekciestro de la Malagasa ILEI-sekcio s-ro Eugene Raveloson pri la historia evoluo de Esperanto en la lando kaj pri la nuntempa stato, la estraro de ILEI konstatis ke la kondiĉoj eklabori en la instruista kampo estas pozitivaj, ĉar ankaŭ la ŝtato oficiale rekonis la novan sekcion laŭ la dokumento n-ro 48/P/ AT/TANA de la 1978.03.10 (Chef du Service Provinciale de I Administration Territoriale), konforme al la dekreto n-ro 60.133 paragrafo 5 de la 1960.10.03.

Kombine kun tiu-ĉi ŝtata rekono, la estraro sugestis al la malagasa ILEI- sekcio entrepreni novajn paŝojn por

revigligi la stagnantajn esperantajn organ-

izojn en la lando, kiel ekzemple:

— Malagasa Instituto de Esperanto (fondita en la jaro 1968a kaj rekonita de la ŝtato; ties prezidanto estas d-ro Ratefiarison);

— Asocio de Katolikaj Esperantistoj de Madagaskaro (fondita la 23an de decembro 1961a, aliĝinta al IKUE),

kaj fondi Esperanto-Asocion de Malag-

asio, kiu aliĝu al UEA. Kunlige kun tiu ĉi lasta punkto, la prezidanto informis pri la preteco de UEA ne fari problemojn pri kotizoj, se la Esperanto-Asocio de

Malagasio ne povos transpagi (laŭ infor-

mo de d-ro Korseti).

Dua kunsido.

La kunsido okazis la 1978.03.26an je la 14,45 en la sama ejo. Krom la personoj cititaj en la unua kunsido, ĉeestis s-ro Dĉsirĉ Rabevazaha, prezidanto de Junulara Esperantista Organizo de Madagaskaro, landa sekcio de TEJO.

S-ro Raveloson informis la estraron pri la nuna stato de la ILEI-sekcio en Malagasio kaj diris ke li, pro diversaj kriterioj, ne intencas nombre grandigi la sekcion, ĉar nun devas esti faritaj pluraj bazaj preparlaboroj. La laboro inkluzivas konstantan informadon de la instruistaro. Jam ankaŭ la sekcio atentigis la instruistan sindikaton pri la fondo de la

41

— pàgina 11 del PDF —

42

sekcio. Jam montriĝas, ke la diskutado kun gepatroj pri enkonduko de esperanto en la lernejojn estas malfacila, ĉar ili, kvankam estas trafaj argumentoj, ne vidas la praktikan valoron de Esperanto. La gelernantoj estas sub la influo de la klasinstruistoj, kiuj konsilas al ili ne perdi tempon por lerni la lingvon.

Estas jam kelkaj kunlaboraspektoj kun la Unesko-komisiono: la sekcio petis la moralan kaj praktikan apogon fare de la komisiono.

La stato de lernolibro por infanoj, laŭ informo de s-ro Raveloson (la verkisto de la lemolibro) laŭ enhavo, estas manuskripte preta, sed ĝi devas esti nun retajpita kaj tralaborita.

La estraro interkonsentis, ke s-ro Raveloson sendos la tralaboritan manuskripton al la prezidanto de ILEI, kiu siaflanke transdonos ĝin al la esplora centro de ILEI en Budapeŝto, petante juĝi la lernolibron laŭ lingva, lingvistika kaj metodika vidpunktoj.

En la sekvo, oni konsideros ĉiujn eblajn vojojn por realigi la presigon. Rilate vortareton por malagasaj infanoj, estas rekomendinde verki ĝin en malagasaesperanto kaj inverse.

Laŭ letero de UEA de la 1978.02. 17a, subskribita de d-ro Korseti, UEA pretas helpi la malagasan ILEI-sekcion per presado de lemolibroj kaj vortaro.

14a Internacia Konferenco de ILEI en Malagasio.

La partoprenantoj la kunsidon esploris la kondiĉojn por organizi la 14an Konferencon de ILEI. La estraro deziras ankaŭ la partoprenon de instruistoj el landoj najbaraj al Malagasio. Al la demando, ĉu eblos konferenci, loĝi aŭ restadi en la sama domo, s-ro Raveloson respondas ke principe eblas.

La estraro decidis viziti Hiltonhotelon por ekscii ĉu eblos konferenci en la hotelo je favoraj prezoj. La ejo plenumas ĉiujn kondiĉojn ankaŭ rilate al la vintraj temperaturoj. La konferenco okazos en la kutima kadro sed ĉefe laŭ

indikoj de la malagasa ILEI-sekcio, tio estas ĉiuj prelegoj enhavos temojn pri eduko, kulturo kaj scienco de la afrikaj landoj. Enplanitaj estas vojaĝoj en Malagasio kaj en Afriko.

Pro tio la estraro decidis proponi ke la tuta restado daŭru kvar semajnojn, por uzi la altajn flugkostojn. La konferenco daŭru dum unu semajno kaj la tempo por studvojaĝoj dum tri semajnoj. La antaŭvidita tempo estos inter la 17a de julio kaj la 27a de aŭgusto 1980a.

La malagasa ILEI-sekcio klopodas ricevi senteblajn rabatojn dum la konferenco. Ankaŭ estas proponoj flanke de la estraro ricevi rabaton por la flugado al la kontinento.

La estraro de ILEI proponis al la prezidanto de la Malagasa sekcio de TEJO, s-ro Rabevazaha, komune konferenci kun ILEI en la sama tempo en Tananarivo.

Tria kunsido.

La kunsido okazis la 1978.03.28an, je la 16a horo. Krom la personoj cititaj en la unua kunsido, ĉeestis s-ro Dĉsirĉ Rabevazaha, prezidanto de Junulara Esperantista Organizo de Madagaskaro (JEOM); s-ro Roger Rasolofo, kasisto de JEOM; s-ro Honorice Randrianantoandro Lalao, sekciestro de JEOM en Manakara.

Centro en Afriko — . Fondita estas nova Centro en Afriko, kies nomo estas jena: Zono Afriko – Centro Sudorienta Afriko. La gvidanto de la Centro estas s-ro Eugene Raveloson,

Deziroj de la sekciestro; kotizoj — La nova sekcio ankoraŭ ne havas apartajn dezirojn. Nur estas peto al ILEI helpi la sekciestron por partopreni la antaŭviditan konferencon en Pollando. Pri la kotizoj oni interkonsentis, ke la sekcio rekte ĝiros la monon al la kasisto de ILEI. Por IPR estas la regulo principe pagigi la kajerojn kaj teni la sumojn en la kaso de la sekcio ĝis estos la ILEI-konferenco en Antananarivo.

Vizito al AIR-Madagaskar okazis la 1978.03.28an je la 10a horo, kun

rendevuo kun Inspektoro Serge Rakotomalala. La estraro, s-ro Raveloson, s-ro Rakotondravao kaj la ceteraj membroj vizitis la flugkompanion por informiĝi pri la kondiĉoj de la aviadila vojaĝo. Temas ĉefe pri la eblecoj atingi de diversaj urboj, ekster Afriko, Tananarivon. Jam nun estas konstateble ke ĉiuj partoprenontoj ricevos flugrabaton de 65 procentoj ek de Parizo aŭ Romo. Por atingi Romon aŭ Parizon la kompanio intencas interkonsenti kun aliaj flugkompanioj, ek de ĉiu koncerna flughaveno, rabaton de 25 procentoj. Pri la antaŭvidita prezo la estraro estos informita en maksimume kvar semajnoj. La laŭmoda prezo enhavos la tutan restadon, tio estas flugado plus restado en Hotelo Hilton. Jam nun montriĝas ke la prezoj estas tre favoraj rilate al jam nun konataj kondiĉoj fare de diversaj vojagentreprenoj.

La 1978.03.29an posttagmeze estis vizitata la Zamenhof-strato, kiu estis nomita antaŭ kelkaj jaroj.

Je la 17a horo de la sama tago okazis vizito en la redakcio de “Madagaskar Matin”. La grupo kontaktis tie la redaktoron, s-ron Arsene Ralaimongo, kiu informiĝis pri la vizito de la internacia delegacio, pri kio li raportis la sekvantan tagon en la gazeto, aldonante foton de la delegacio dum la vizito al la redakcio.

La 1978.03.30an matene, la delegacio vizitis la sidejon de la Malagasa sekcio de TEJO, laŭ invito de s-ro Rabevazaha. La akcepto estis tre afabla kaj estis vigla konversacio pri diversaj temoj de la lando mem; la delegacio aparte interesiĝis pri la literaturo de la lando. La ĉeestantaj membroj de JEOM kantis kelkajn popolkantojn. La ĝenerala sekretario sugestis al ili sendi al li la muziknotojn de diversaj popolkantoj por fari la muzikaranĝon perspektive post traduko de la teksto. Tio povos servi en kultura prezentiĝo dum la konferenco en la 1980a.

Dum la sama tago, je la 14,30 okazis vizito en Hilton-hotelo. Tie la delegacio

informiĝis pri loĝado, konferencaj ĉambroj kaj salono por la inaŭguro de la planita konferenco en la jaro 1980a. Provizore estis notita la dato de 18a de julio ĝis 29a de julio 1980a. La ĝenerala impreso estis, ke la Hilton-hotelo plenumos perfekte ĉiujn kondiĉojn por la konferenco.

Gazetara konferenco — Posttagmeze je la 17a horo, la redaktoro de la ĉefa gazeto de Tananarivo intervjuis la estraron, tio estas la ĝenerala sekretario kaj la prezidanto. Interpretis la estro de la ILEI-sekcio s-ro Raveloson.

La ĵurnalisto demandis kaj informiĝis pri la strukturo kaj signifo de Esperanto. Interesis al li ankaŭ la nuna stato de Esperanto en la mondo; pere de dokumentoj d-ro Dazzini montris, ke jam nun pli ol 100 francaj deputitoj faris leĝproponon pri la enkonduko de Esperanto en la lernejojn; krome li prezentis dokumenton de Unesko en kiu klare estas rekonita la valoro de Esperanto por la disvastiso de edukado, kulturo kaj scienco.

La redaktoro same akceptis la ideon konsideri la malfermon de lingva anguleto pri instruado de Esperanto en la gazeto.

La 1978.03.3lan matene okazis vizito de Zoma. Antaŭtagmeze la delegacio vizitis la faman foiron de la urbo, nomata Zoma. La tre vigla foiro donis kompletan superrigardon pri multaj merkataĵoj, inter diversaj legomoj, fruktoj. floroj estis troveblaj metiaĵoj kaj broditaj tolaĵoj. La tuta urbo estis totala foiro: en ĉiuj stratoj kolektiĝis la vendistoj kaj por marŝandaj prezoj oni povis akiri diversajn varojn.

Dum la sama tago, posttagmeze okazis akcepto ĉe la Ministerio pri duagrada edukado. Akceptis la delegacion la ĝenerala sekretario de la Ministro, s-ro Rajaoson Francois, kiu anstataŭis la ministron. Al li la delegacio prezentis siajn dezirojn:

— esplori la eblecojn en elementa lernejo por permesi la instruadon de

43

— pàgina 12 del PDF —

Esperanto en eksperimenta kadro inter Malagasio kaj Germana Federacia Respubliko;

— respondi al instruprojekto pri enkonduko de Esperanto en Malagasajn lernejojn, fare de s-ro Raveloson;

— atentigi la lernejojn, flanke de la Ministerio, pri la partopreno de la mondekspozicio de infandesegnaĵoj en Parizo;

— apogi finance kaj morale, pere de la Ministerio, la eldonon de Esperantolemolibro por malagasaj lernejoj;

— sendi ŝtatan reprezentanton kaj scienciston dum 1979a al Universitato Sorbonne por partopreni simpozion pri lingvaj solveblecoj en la mondo;

— konsideri la partoprenon de Malagasaj infanoj en internacia lernejo en Parizo samtempe kun la simpozio kaj ekspozicio;

— doni la ŝtatan permeson al la planita internacia ILEI-konferenco dum la jaro 1980a;

— akcepti la honoran prezidantecon de la kongreso kies temo estos “Esperanto por internacia edukado en Afriko”;

— disponigi helpon al la kongreso en la formo de senpaga uzado de konferencaj ĉambroj kaj granda salono por la inaŭguro, kiel same aŭtobusojn por ekskursaj studceloj;

— rekomendi lokojn kaj regionojn por studvojaĝoj.

La ĝenerala sekretario montris la intencon transdoni niajn dezirojn al la koncema ministro, esprimante sian deziron ricevi de ni pli ampleksajn informojn pri niaj intencoj kaj agadoj.

Vana vizito al la ŝtata radiostacio — la delegacio provis saluti kaj prezenti sin al la direktoro, kiu ne volis akcepti ĝin.

La 1978.04.01an okazis vizito al la Ĉefministro — Je la 11a horo akceptis la

delegacion la ĉefministro de Malagasio, s-ro Rakotoarijaona D€sirĉ. Je la komenco de la akcepto, la prezidanto de ILEI prezentis la membrojn de la delegacio kaj koncize parolis pri la organiza strukturo de ILEI, kaj nomis la landojn kiuj estas sekciaj membroj de ILEI.

Li informis pri la celo de la vizito, kaj s-ro Raveloson raportis en la malagasa lingvo pri la vizito ĉe la ministro de edukado. La Ministro-Prezidanto ricevis kopion de letero al la Ministro pri Edukado. La prezidanto de ILEI formulis du demandojn al la ĉefministro:

1. Ĉu la ŝtato donos aprobon organizi

ILEI-kongreson dum 1980a?

2. Ĉu la Ministro-Prezidanto estos preta akcepti la altan patronecon?

La ĉefministro respondis, ke nia vizito estas por li kaj lia ŝtato granda honoro, ĉar ni venis al li el foraj landoj kaj principe ne kontraŭas al niaj petoj, tamen petas skribi tiurilate leteron, ĉar la koncerna Ministerio devos pritrakti ilin.

Same estus la okazo de la kongreso granda honoro por la popolo de Malagasio, kaj emfazis la grandan gastamon de ĝi.

En la nomo de la prezidanto de UEA, d-ro Tonkin, la prezidanto de ILEI informis la ĉefministron apogi UEAn en la deziro enŝovi Esperanton en la tagordon de Unesko-asembleo.

La ĉefministro petis leteron de la Prezidanto de UEA por konsideri la aferon.

Je la fino de la akcepto la ĉefministro ricevis de la sekretario d-ro Dazzini la Biblion en Esperanta traduko de d-ro Zamenhof, kaj de rektoro Sonnabend la bildvolumon pri urbo Peine, kaj li diris, ke la du filoj, kiuj lernas la germanan lingvon, provos profiti el ĝi.

La vizito daŭris 35 minutojn.

12a Internacia ILEI-Konferenco Gorizia -Italujo

Danke al la Esperanto-Grupo de Gorizia kaj precipe al kolegino Maria Di Maso, la 12a Internacia Konferenco de ILEI okazos, ĉe PALACE HOTEL corso Italia 63 — I-34170 Gorizia, Italujo tel.: 0481-82166 aŭ 0481-82167 — internacia “39481- de la 19a ĝis la 27a de aŭgusto 1978.

Kiel kutime, ĉiuj partoprenantoj loĝos, manĝos kaj laboros en la sama ejo, t.e. granda, moderna hotelo; ĉiuj ĉambroj estas komfortaj kaj enhavas proprajn servojn.

La kosto po persono por la restado, de la tranokto de la 19a ĝis la tagmanĝo de la 27a (8 tagoj) estos:

1. por kompleta pensiono, kun kvarona litro da vino aŭ minerala akvo

enunulitaĉambro………………….. 21.000 lirojn potage endulitaĉambro…………………… 19.500 lirojn potage en tri aŭ kvarlitaĉambro………………. 18.500 lirojn potage

2. por duonpensiono (tranokto, maten- kaj tag-manĝo) kun kvarona litro da vino aŭ minerala akvo: en uinulita ĈAMDIO „2 =… ree asa ssg ase majs 16.500 lirojn potage en dulita ĉaMbi0 . =.» sssss7e» «kszekus 15.000 lirojn potage en tri aŭ kavrlita ĉambro 13.500 lirojn potage

Konsiderante, ke la nombro de la unulitaj ĉambroj estas limigita, bonvolu serĉi kundormant(in)on, kaj mendi kune dulitan ĉambron. Por aliĝi bonvolu skribi al: s-ino Maria Di Maso, via Michel Staedter 11 I-34170 Gorizia, Italujo tel. (escepte de julio) 0481-81136 — internacia 739481-.

— pàgina 13 del PDF —

46

sendante samtempe la monon al: Maria Di Maso nata Zuppetta poŝtĝirkonto 24 /4372 Gorizia, Italujo

La organiza komitato akceptos la aliĝojn ĝis maksimume la 31an de julio 1978a. Ne prokrastu la sendon de la kotizo por la partopreno, ĉar vi riskus ne ricevi rezervitan ĉambron ĉe Palace Hotel. Kompreneble oni povos aliĝi al la konferenco ankaŭ post la 31a de julio, sed la komitato ne garantias la rezervigon de la ĉambro.

ATENTU: se la telefon-numero 0481-81136 ne respondos, telefonu al 048 1-89304. Dum julio, sendu la korespondaĵojn al “Associazione Esperantista Goriziana, presso Pro-Loco, borgo Castello, I-34170 Gorizia, Italujo”.

PROVIZORA PROGRAMO.

1978.08.19a. — Alveno de la konferencanoj. vespere ILEl-estraro salutas la partoprenantojn (subtera salono en Palace Hotel).

1978.08.20a. matene Inaŭguro de la konferenco.

Festparolado: “La humanisma koncepto de d-ro Zamenhof”.

posttagm. Enkonduko en la temaron:

1 — Fakaj vidpunktoj en la lerneja instruado: lingvo, matematiko, geografio, historio, fiziko, ĥemio, biologio, laboro, ekonomio, dommastrumado, teĥniko, muziko, arto (H. Sonnabend).

2 — La pedagogia-didaktika problemaro de la Internacia Lingvo. La dua fazo de la lerneja eksperimento en Malsuprasakcio (I. Szerdahelyi, H. Sonnabend).

3 — Pluperfektiga metodologia kurso (I. Szerdahelyi).

= Ĝenerala diskutado kaj fiksado de la laborpunktoj.

1 — Laborgrupoj kaj elekto de la gvidantoj: a. lingvo ĝenerale — fremdaj lingvoj; b. matematiko; c. faka kampo: historia — socia (historio, geografio, socio); ĉ. faka kampo: natursciencoj (fiziko, ĥemio, biologio); d. faka kampo: laboro — ekonomio — teĥniko — dommastr-

umado;

e. faka kampo: muzeca — kultura edukado.

2 — Eklaborado de la grupoj.

3 — Pluperfektiga metodologia kurso.

1978.08.21a. matene La pedagogia-didaktika problemaro de la Internacia Lingvo — prelego de prof-ro I. Szerdahelyi. — La dua fazo de la lerneja eksperimento en Malsuprasakcio — aldona prelego de H. Sonnabend. Eu Rezulto kaj diskutado pri la interlingvistika kongreso en Budap-

eŝto. posttagm. Fakaj laborgrupoj. — Metodologia kurso. 1978.08.22a.

matene Rezulto kaj spertoj el du lernejaj eksperimentoj: regionoj I kaj II (I. Szerdahelyi, H. Sonnabend).

— Perspektivoj en regiono III (L. Thune).

— Diskutado.

— Konferenca kunsido. 1979: lingva simpozio en Parizo (La Sorbonne), mondekspozicio de infandesegnaĵoj (halo de Unesko),

internacia lernejo. posttagm. Fakaj laborgrupoj. — Metodologia kurso. 1978.08.23a. matene — Rezultoj kaj spertoj el diversaj lernejaj eksperimentoj (prelegoj de diversaj kolegoj).

— Rezultoj kaj spertoj el la Paderborna lerneja eksperimento. posttagm. Fakaj laborgrupoj. — Metodologia kurso.

1978.08.24a. — Tuttaga ekskurso.

1978.08.25a.

matene Komitatkunsido: a — raportoj de la sekcioj; b — nova organiza strukturo de ILEI; c — novaj interkonsentoj pri kunlaboro kun aliaj organizoj; ĉ — demandoj al la estraro; d — konferenclokoj en 1979, 1980, 1981; e — vizito al Tananarivo (Madagaskaro) — Dazzini-Sonnabend; f — raporto de la ILEI-prezidanto; g — raporto de la ILEI-vicprezidanto; ĝ — raporto de la ILEI-sekretario;

47

— pàgina 14 del PDF —

48

h — raporto de la ILEI-vicsekretario; ĥ — raporto de la ILEI-kasisto; i — Internacia Pedagogia Revuo. posttagm. Fakaj laborgrupoj. — Metodologia kurso.

1978.08.26a.

matene Resumadoj: a — raportoj de la fakaj laborgrupoj; b — la pedagogia, didaktika problemaro; c — la stato de la lernejaj eksperimentoj; ĉ — la nuna stato de ILEI; d — propono kaj aprobo de la fina rezolucio.

posttagm. Ebleco partopreni la ILEI-ekzamenon (pedagogia parto kaj lingva parto).

vespere Adiaŭa vespero.

1978.08.27a. = Forveturo de la konferencanoj.

Rimarko — Gorizia situas norde ĉe la landlimo inter Italujo kaj Jugoslavujo. Ĝi estas facile atingebla trajne kaj aŭtomobile el Aŭstrujo kaj Jugoslavujo. Ne ĉiuj trajnoj veturas rekte al Gorizia, kaj kelkfoje oni devas trafi koneksan trajnon en Monfalcone.

Mortis Ludwig Pickel.

La 7an de majo mortis, en Nŭrnberg, eldonisto Ludwig Pickel. Lia malapero aparte trafas ILEIn, ĉar inter liaj sennombraj iniciatoj en la eldona fako, li estis la unua eldonisto de la nova serio de “Internacia Pedagogia Revuo” en ĝiaj unuaj, kaj plej malfacilaj, stariĝjaroj. Lia nekomparebla viglo kaj agemo ne baldaŭ estos forgesata.

prezidanto:

vicprezidanto: sekretario: vicsekretario: kasisto:

Aŭstralujo: Aŭstrujo: Belgujo: Brazilo: Britujo: Bulgarujo: Danujo: Finnujo: lrancujo: F R.Germanujo: Grekujo: Hispanujo:

Hungarujo: Islando: Israelo: Italujo: Japanujo: Jugoslavujo: Luksemburgo: Kanado: Kolombujo: Koreujo: Malagasujo: Nederlando: Nordameriko: Norvegujo:

Nov-Zelando: Polujo: Rumanujo: Sanmarino: Sovet-unio:

Svedujo: Svisujo: Usono:

Ĉeĥoslovakujo: Germana D.R.: Irano:

Kubo: Singapuro: Zairujo:

FIMEM SAT UEA UNESKO

Estraro de ILEI rektoro Helmut Sonnabend, ln der Horstwiesen 42, D-315 Peine, Fed. Resp. Germanujo. direktoro Johano Ingusz, Liget ŭt.40, H-1102 Budapest X, Hungarujo. d-ro Mario Dazzini, C.P. 22, I-54100 Massa, Italujo. Gaston Turin, 43 rue E. Magnin, F-25300 Pontarlier, Francujo. Olle Olsson, Bantorget 3, S-22229 Lund, Svedujo.

Sekciestroj de la Ligo prof. Ivan Th. Maddern, Box 411, Morwell, Victoria 3840. Ernst Rixner, Kleingasse 6, 18/8/13, A-1030 Vieno. Germaine Pirlot, Kemmelbergerstraat 3-5/b, B-8400 Oostende. Flvira Fontes, C.P. 5888, Sao Paulo. Hilary Chapman, 7 fairacre road, Barwell, Leicester LE9 8HH. Vasil Bozarov, ul. Ljubotran 98, blok 4, Vhod A, Sofia. Lis Thune, Brembarvinget 15, DK-2650 Hvidovre. Pentti Jarvinen, Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82. Frĉdĉric Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont. d-ro Hermann Behrmann, Grunigerstr. 5, D-4790 Paderborn. Sokrates Sakellaropoulos, Agias Paraskevis 30, Ateno (816). prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante. Zsuzsa Bacsay, PF 139, H-1368 Budapeŝto. Baldur Ragnarsson, sogavegur 170, Reykjavik. Reuven Alberg, str. Kraus 12, Tel-Aviv, Ramat Aviv. d-ro Catina G. Dazzini, C.P. 22, I-54100 Massa — pĉk. 22/2883. Fusakugu Kido, Gamon Higashi 6-51, Kosigaja Saitama 343. d-ro Miodgrad Stojanoviĉ, Duruntorska ul.2/1v-32, YU-11000 Beograd. Robert Hoegener, 4 rue des charbons, Esch/Alzettc. vidu Nordameriko. prof. Manuel Angel M., Apartado Aĉreo 50179, Medellin. prof. Eugene Raveloson, BP 127, Tananarive. Oene Hoekstra, Frederikslaan 47, NL-1871 SB Schoorl. John L. Lewine, West Stockbridge, MA 01266. Margrete Landmark, Universitet i Oslo, Psykologisk lInstitutt, Postboks 1094, Blindern, Oslo 3. Gwenda Sutton, 1 Wood street, Upper Hutt.

prof. Marina Michelotti, via xxv marzo 73, I-43031 Rep. San Marino. Johannes Palu, SoOlme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV. Nikolaj Starodubĉev, poŝtrestante, SU-340047 Doneck.

Olle Olsson, Bantorget 3, S-22229 Lund.

Olivier Tzaut, CH-2610 Mont-Soleil.

vidu Nordameriko.

Izolitaj membroj Karel Kraft, Zupanovice 49, CS-26214 Hrimezdice Okr. Pribram. d-ro Till Dahlenburg, Str. d. DSF 13, DDR-2722 Briel. M. Saghafian, ŝiras ave., Emdadi st. 22, Vanak, Teheran 19. Pedro Pablo Lamas Diaz, apartado 223, Ciego de Avila. Hongi Liao, apt. blk. 14, 2809 H, Eunos Crescent, Singapuro 14. Antoine-Samuel Ngangu, BP 13, Lukala, Nkandu.

Kunlaborantaj organizoj Fĉderation Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne. Sennacieca Asocio Tutmonda. Universala Esperanto-Asocio. Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj.

— pàgina 15 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO -— IPR organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj — ILE en rilatoj de reciproka informado kun Unesko, kategorio C

Aperas trifoje jare Redaktas: Gaston Turin, 43 rue E. Magnin, F-25300 Pontarlier, Francujo Poŝtĝirkonto: Stockholm 682 117-7, Olle Olsson, Bantorget 3, S-222 29 Lund, Svedujo

Jara abono: 20 svedaj kronoj La abonprezon oni pagu al la landaj sekcioj de ILEl Nemembroj de ILEI pagu al la supre indikita konto.

IPR 1978/3

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO.

IPR

Kldonata de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

ILEI

Jarkolekto 8 N-ro 3, 1978

Pizo, Italujo

— pàgina 2 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

n-ro 3 — 1978

ENHAVO Amadow Mahtar M’Bow — La lingva politiko de Unesko …… 49

Dario Bessenghini — Internacia Junulara Festivalo celas la

KUISTIDINCOJN)] ove anao uns e ss amelo = esk le o lol sk 55 xxx — Interkonsento pri kunlaboro inter ILEI kaj UEA ……. 56 Spomenka Ŝtimec — En la lernejoj de Zagrebo ………….. 57 EXE VAŬEM o usras ose see» 5 seme terbirio ejekoloteici meia laloso la 59 xe Koniterenci en LOkaino..»:–=====cs s.a eeee eoo 60 =-..FEarpoj] ek ĤeDO. .s .; esssaas ssesuzaŭos nEEBakasGuss 62 W. Krikke — La akuzativo — ĉu tiel terura?…………—.– 63 xxx —Infrandesegnaĵojen Parizo…………….——-.- 65 AO = LEI EINE Oo sv KML kundlen punk cna kk oes 66 Bruĉjo Kasini — Kelkaj $ŝanĝojen IPR……………….. 72

presita en Italujo ĉe offset vallerini via consoli del mare 15, i-56100 pisa, tf. O50-40604

La lingva politiko de Unesko

Parolado de s-ro Amadou-Mahtar M’Bow, ĝenerala direktoro de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko) ĉe la 13a Universala Kongreso de Internacia Federacio de Instruistoj pri vivantaj lingvoj. Lucerno, 13an de marto 1978.

S-ro Prezidanto, gesinjoroj,

Estas al mi plezuro kaj honoro ekparoli antaŭ tiu ĉi kongreso de Internacia Federacio de Instruistoj pri vivantaj lingvoj, kongreso organizita kun aktiva partopreno de Svisa Societaro de Instruistoj de vivantaj lingvoj, de Svisa Societo de profesoroj de 2agrada instruado, kaj de la Fondaĵo de Eŭropaj Centroj de lingvoj kaj civilizacioj.

Ĉi okaze permesu al mi diri, kiom mi ĝojas pro la fidemaj kaj fruktodonaj rilatoj, kiujn Unesko prizorgas kun Internacia Federacio. Tiuj rilatoj ebligis notinde aktivojn koncerne la instruadon al infanoj de enmigrintaj laboristoj, la Internacian Jaron de la Virinoj, kaj la diversigadon de la metodoj kaj teĥnikoj por instruado de duaj lingvoj. Tiuj ekagadoj, same kiel la internacia konkurso, kiun organizis via Federacio pri la rolo de la instruado de lingvoj en la batalo kontraŭ rasismo, sufiĉas por montri, ke niaj ambaŭ asocioj havas ne nur komunajn zorgojn pri edukado sed ankaŭ komunan etikemon. Pri tio mi estas ege kontenta, kaj mi deziras ke la rilatoj inter Unesko kaj via Federacio pli kaj pli oftiĝos por nia reciproka pliboniĝo.

Gesinjoroj,

Per via invito, ke mi parolu pri la lingvaj problemoj en la plurlingvaj socioj, vi montris vian intereson pri serio da demandoj tro ofte negektataj, kiuj en tre multaj landoj rilatas ne nur al edukado kaj kulturo sed ankaŭ al politika, ekonomia kaj sociala sciencoj.

49

— pàgina 3 del PDF —

Verdire tiuj demandoj estas tiomaj kaj tiel vastaj, ke — sen tuŝi la fakon propre lingvistikan, kiu estas la via — mi devos pritrakti nur kelkajn aspektojn de la lasta el la tri grandaj temoj, kiujn vi metis en la tagordon.

Mia unua rimarko estas, ke la plurlingvaj socioj estas pli multnombraj ol la aliaj. De kiam ekzistas homoj apartigitaj, ĉu per geografiaj bariloj, Ĉu per etnaj aŭ politikaj rivalecoj, kaj inverse, de kiam homoj, pace aŭ militeme ekmigras vole aŭ trude de kontinento al alia, de regiono de malsato al regiono de riĉeco, aŭ pli nuntempe de kamparoj al urboj, la Babela mito eniris la realecon spertatan de la plej multaj landoj.

Se tiu situacio vidiĝas ne ĉiam sufiĉe klara, tio estas, ĉar ĝin kaŝas la diseco de la evoluigaj kondiĉoj. En la plej industriaj regionoj de la mondo multaj ŝtatoj montras, ke ili efektive realigis sian lingvan unuecon. Sed tio rezultas plej ofte el longtempa historia evoluo, dum kiu unu lingvo finfine superis aliajn. Oni pensu ekzemple pri lando kiel Francujo, kie, post malrapida kaj daŭre pli forta triumfo de la oil-lingvo, tendenco al centrismo, — kiu estis sinsekve entrudita de la absoluta monarĥio kaj de “ĵakobinismo” — unuigis popolon je unu sola lingvo, pelante iom post iom idiomojn, dialektojn kaj regionajn lingvojn.

La volonte de vivre en commun (volo vivi grupe), laŭ la diro de Renan, fine venkis la lingvan partikularismon, kvankam tiu ĉi tute ne ankoraŭ mortis. Sufiĉos al mi rememorigi la forton, per kiu ambaŭflanke de landlimo, kiu dispartigas du ŝtatojn, kies lingvoj estas el la plej disvastigitaj en la mondo, viglas la vaska kaj la kataluna, memorigi ankaŭ la persiston de la kimra en Britujo aŭ la renaskiĝon de la gaela en Irlando. Koncerne Francujon, sufiĉas ankoraŭ mencii la reviviĝon de la bretona aŭ de la korsika. Tio ebligas ekde nun vidi, kiajn valorojn afekciajn, spiritajn kaj kompreneble kulturajn entenas ĉiuj lingvoj.

Eĉ en la industriaj landoj, kie la kreskado de amasinformiloj estas plia faktoro por lingva unuiĝo, kaj eĉ en tiuj el ili, kiuj posedas oficiale ununuran lingvon, ekzistas malofte perfekta koincido inter la limoj de la ŝtato kaj tiuj de la lingva grupo, tio des pli ke faciligitaj de modernaj transportiloj la movoj de la loĝantaro videble daŭradas. Kiu vojaĝanto en Usono — lando, kiu dum la dudeka jarcento pli potence kontribuis al disvastigo de la angla — hazarde turnante la ŝaltilon de radiaparato ne rimarkis elsendojn laŭvice hispanan, polan aŭ italan?

Koncerne la kazon de landoj oficiale plurlingvaj, ĝi meritas kompreneble apartan atenton. Pri ili unua konstato ŝajne kontraŭdira sin trudas. Unuflanke ĉiuj lingvoj estas egalaj laŭ respektindeco, ĉar ili esprimas plej profunde ĉiujn elementojn de la personeco de popolo aŭ de grupo, kiuj konsistigas ĝian kulturan identecon. Aliflanke interne de iuj el ili la lingvoj montriĝas ofte ege malegalaj inter si. Se en lando kiel tiu ĉi, kiu gastigas

50 nin, kunekzistas plej pace kaj konstrueme tri lingvoj de malnovaj kulturoj,

kiuj ĉiuj atingis nivelon de teĥnologia erao, kiomaj estas la aliaj landoj, en kiuj sin alfrontas lingvoj, el kiuj kelkaj — ni devas tion konstati — estas fakte en stato de malforto. Plej ofte efektive la kunekzistantaj lingvoj plenumas sociajn funkciojn malegalajn, precipe kiam unu el ili havas skribitan statuton, kiun ne havas la aliaj. Krome tiuj ĉi lastaj estas ĝenerale en grado de evoluo, kiu ne ebligas al ili akiron kaj disdonon de la scio scienca kaj teĥnika de nia epoko. Ankaŭ ofte ili havas nur tre malgrande limigitan areon.

Sed tiu ĉi supra eldiro de la malavantaĝoj sufereblaj de lingvo estas ja nekompleta. Ekzistas foje sociaj kaj ekonomiaj tre fortaj premoj, el kiuj rezultas, ke “moderna” tre disvastigita lingvo estas kontraŭbatata, se ne intence almenaŭ fakte, de alia ankaŭ tre disvastigita lingvo. Tiel lingvoj jam de pluraj jarcentoj skribeblaj, kelkfoje parolataj de miliondekoj da personoj, sed ne povintaj ĝis nun transdoni entute la modernan sciencan penson kaj la alportojn de la teĥnika civilizacio, devas suferi pro la truda konkurenco de “enportitaj” lingvoj. Pri tio oni povas citi la ekzemplon de lingvoj parolataj en Hindujo jam de jarcentoj, kiujn konkurencas la angla.

Kvankam diserigitaj, tiuj rimarkoj sufiĉas por montri, laŭ mi, la egan malsimplecon de la lingvaj problemoj, kiuj ĉie, en evoluintaj kiel en evoluantaj landoj, aperas en plurlingvaj socioj.

El ĉiuj ĉi problemoj, unu, kiun mi jam mallonge aludis, sed al kiu mi deziras reveni, ĉar ĝi ŝajnas al mi gravega, estas tiu de la riskoj pri reciproka kontraŭstaro inter la esprimbezono de la kultura identeco kaj la postuloj de la ekonomia kaj socia elvolviĝo.

La lingva plurismo estas nur aparta kazo de kultura plurismo bazita sur demokrata principo de respekto al la personeco de ĉiu kaj de rajto de ĉiu memesti sen elporti ostracismon. Cetere la Universala Deklaro de la Homaj Rajtoj, voĉdonita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 1948, proklamis, ke “ĉiu persono rajtas libere partopreni la kulturan vivon de la komunumo, ĝui la artojn, kaj kunlabori por la scienca progreso kaj ricevi la bonaĵojn, kiuj de tio rezultas. Same la Deklaro pri la principoj de internacia kultura kooperado, voĉdonita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 1966, asertas, ke “ĉiu kulturo enhavas dignon kaj valoron, kiujn oni devas respekti kaj prizorgi. Oni povas cetere profiti el la grandegaj eblecoj, kiujn reprezentas la kultura diverseco en kadro de nacio, se oni konsideras, ke temas ne nur pri konservado de valora heredaĵo de scio, de praktiko kaj de valoroj, kiu eble baldaŭ malaperos se oni ne donas al ĝi vivon per integriĝo en la moderna fluo de la evoluo, sed ankaŭ pri faciligo de kontaktoj, kiuj povas esti ege fruktodonaj por ĉiuj. La rapida disvastiĝo de rimedoj por amase komuniki igas tiun taskon aparte urĝa. Ĉar ili fariĝis esencaj bazoj de la kultura disvastiĝo, tiuj rimedoj transsendas efektive mesaĝojn, kiuj ne estas kulture neŭtralaj, ĉar ili prezentas la penson, la ideojn, la valorojn, unuvorte la mondpercepton de tiuj,

sl

— pàgina 4 del PDF —

»2

kiuj ilin dissendas. Kiam ili veturigas perforte al lando aŭ al regiono de lando valorsistemojn fremdajn al la popolo de tiu difinita lando aŭ regiono, ili vole nevole povas fariĝi iloj por kultura perdiĝo.

Post tio jen dua aspekto de la problemo: ŝajnas al mi nedezirinde — sub preteksto protekti kulturon aŭ lingvon — konsili stagnadon, kiam tiom da popoloj, por kontentigi plej elementajn bezonojn pri nutraĵo, loĝejo kaj sano, devas uzi la rimedojn, kiujn ofertas modernaj scienco kaj teĥnologio. De tio venas baza kaj formala problemo, kiu estas mem parte lingva problemo.

La baza problemo estas, ke, same kiel la amasinformiloj, la aplikataj sciencoj kaj la teĥnologio ne estas kulture neŭtralaj, ĉar ili reflektas plej ofte la vivmanierojn de la socio, kiu naskis ilin, Por protekti la personecon de la popoloj necesas do certigi al la evoluo propran karakteron, por ke la enkonduko de la scienco kaj de la teĥnologio okazu en kondiĉoj, kiuj konservas la kulturajn tradiciojn kaj la profundajn valorojn de la ricevanta socio, kiam tiuj valoroj kapablas ebligi progreson.

La formala problemo venas de la neegala evoluo de la ĉeestantaj lingvoj. Tiu malegaleco necesigas du seriojn da solvoj. La unua utilas por modernigi la “malsuperan” lingvon, por ebligi, ke ĝi akceptu la sciencajn kaj teĥnikajn nociojn ĝis nun al ĝi fremdajn. Ekzemploj abundas, kiuj montras, ke tia adaptiĝo eblas. Sed evidente tiu procedo dependas de multaj faktoroj, kaj ĝin realigi estas des pli malfacile, ju pli la nombro de la lingvanoj estas malgranda.

La dua serio de solveblecoj koncernas la edukadon. Sperto akirita de proksimume dudek jaroj en plurlingvaj landoj, kiuj renkontis plej akrajn malfacilaĵojn, nome en tiuj ĵus elirintaj el la koloniado, alportis tiuokaze duoblan instruon. Unue, edukado donita de la komenco per lingvo tute fremda al la infano ne ĉiam bone sukcesas — por ne diri, ke eĉ ĝi tre ofte fiaskas. Ne nur ĝi trudas al la lernanto kondiĉojn tiel malfacilajn, ke ĝi kaŭzas gravajn mankojn en la lerneja laboro, sed plie ĝi estas faktoro de kultura perdo kaj de socia malordo. Tial la regulo devus esti: ĉiam uzi la gepatran lingvon dum la unuaj lernojaroj malgraŭ la obstakloj, kiuj estas kelkfoje tre grandaj kaj ne ĉiam venkitaj en pluraj landoj. Mi pensas precipe pri lingvoj, kiuj ankoraŭ ne sukcesis transpasi la parolan stadion. Ni devas laŭdi la grandajn strebojn jam faritajn por transiri de la parola esprimo al la skriba, kiel okazis en kelkaj plurnaciaj ŝtatoj, kiuj tiel povis sukcese gvidi grandajn kampanjojn por la alfabetigo, ĉar multaj estas la landoj, kies lingvoj estas nur paroleblaj. La klopodoj ankoraŭ necesaj, precipe en afrikaj landoj, devas esti kuraĝigitaj, kaj Unesko sin honorigas pro sia subteno. Oni bezonas ankaŭ interkonsenton pri la fonetika sistemo de transskribado, kiun oni devos uzi.

La dua instruo de la akirita sperto estas, ke en la plejmulto de plurlingvaj landoj necesas utiligi, kiel instruan perilon, ĉe la duagrada nivelo, kaj ankoraŭ pli ĉe la universitata, lingvon ne gepatran kaj prefere mondskale uzatan. Tia estas la neevitebla kompromiso, dum longa tempo, kaj en multaj kazoj, inter

la neceso protekti la propran kulturon kaj la postuloj de moderna progreso. Multajn klopodojn oni faras en pluraj landoj, por ke la vaste uzataj lingvoj adaptiĝu — per neologismoj — al la scienca pensmaniero. Ekzemple: la japana, la rusa. –

Tamen estus eraro, se oni vidus en lernado de mondlingvo aferon nur utilcelan. Estus ja malbonfare, per edukado ne adaptita al la lokaj kondiĉoj, celi, ke ĉiuj infanoj ricevu instruon, kiu igus ilin homoj sen propra kulturo, sed estas dezirinde, eĉ necesege, ke ili havu rigardon al la mondo. El tia vidpunkto, vi profesoroj pri vivantaj lingvoj havas grandan taskon por faciligi la komunikadon kaj la interkomprenon inter homoj, kies reciproka malfido estas ofte rezulto de nescio.

Eble pri tio la mikrokosmo, kiu estas Unesko, povas alporti kelkajn sciigojn. Estas ja malfacile nombri la gepatrajn lingvojn de la oficistoj de la Sekretariejo, kiun mi havas la honoron estri, sed estas facile indiki la nombron de la naciecoj reprezentataj, te. 119. Tiu nombro verŝajne pli grandiĝos, ĉar, pro la instrukcioj, kiujn mi ricevis de la Ĝenerala Konferenco, kaj ankaŭ ĉar mi estas firme konvinkita, ke Sekretariejo de internacia organizaĵo devas havi geografian kaj kulturan bazon kiel eble plej larĝan, mi klopodas, por ke la tuto de membroŝtatoj, t.e. 144, estu reprezentota. Jam de nun oni povas vidi en la Sekretariejo de Unesko plurlingvan socion, kie oni observas la kvaliton, kiun mi proponis por edukado, ĉar ĉiu oficisto, krom sia gepatra lingvo, posedas almenaŭ la francan aŭ la anglan, kiuj estas la du laborlingvoj de la Sekretariejo. Mi povas diri al vi, ke la rezultoj de tiu plurlingva kunekzistado estas la plej kontentigaj. Verdire la vorto “kunekzistado” estas ĉi tie tro malforta: pri ekipospirito mi devus ja paroli.

Se nun mi transiras de la Sekretariejo de Unesko al la interkonsilaj organoj de Unesko, kaj al la tre diversaj kunvenoj, kiujn ni organizas, mi faros analogan konstaton. Certe mi ne povas nei, ke la diskutoj estas foje malfacilaj, kiam iaj politikaj tiklaj problemoj aperas. Estus cetere mirinde, kaj fine ne dezirinde, se interregistara organizo povus ignori la tre gravajn problemojn, kiuj dividas, kaj kelkfoje disŝiras la mondon. Sed fine mi estas feliĉa atesti ĉi tie, ke ĝenerale superregas harmonio. Neniu forlasas sian kulturan identecon nek siajn politikajn opiniojn. Male la irado de la Organizo al universalismo donis eblon al pluraj grandaj kulturoj por lingve sin manifesti en kadro de Unesko. Se, dum la unuaj jaroj la nuraj oficialaj lingvoj uzitaj dum la kunvenoj estis la angla, la hispana kaj la franca, aldoniĝis poste la rusa, poste la araba, kaj pli lastatempe la ĉina. Dank” al malsimpla, kaj ankaŭ multekosta, traduksistemo por la dokumentoj kaj la publikaĵoj, al samtempa interpretado por la parolaj intervenoj, oni povas vidi plurlingvismon en ago. Sed mi ne kaŝas, ke kelkfoje ekaperas malfacilaĵoj en samtempa traduko por redoni iajn esprimojn en alian lingvon. Kelkfoje la dokumentoj estas malfacile tradukeblaj, se la tradukisto ne estas specialisto.

53

— pàgina 5 del PDF —

Se mi volis aludi antaŭ lingvistaro iajn lingvajn aspektojn de la ĉiutaga funkciado de Unesko, mi ankaŭ deziras kapti la okazon por mencii mallonge la sintenon de Unesko, kiel specialigita institucio de Unuiĝintaj Nacioj, en fakoj eduka, scienca, kultura kaj komunika, pri problemoj ligitaj al via tagordo. Mi memorigos unue, ke, laŭ la terminoj mem de la artikolo unua de sia konstitua Akto, Unesko kontraŭstaras ĉiun diskriminacion bazitan sur la lingvo. En sia normigado kontraŭ ĉiuj formoj de diskriminacio, la Organizo akceptis plurajn konvenciojn kaj rekomendojn en rilato: kun la lukto kontraŭ la diskriminacio en instruado, kun la elvolviĝo de edukado por plenkreskuloj, kun la partopreno kaj la kontribuo de popolaj tavoloj en la kultura vivo. Tiuj tekstoj, kies iaj partoj aludas pri la problemoj de plurlingvismo, substrekas la neceson certigi la efektivan ĝuadon de rajto pri diversaj edukaj agadoj kaj pri la diverseco de la kulturaj kaj lingvaj esprimfortoj de la diversaj sociaj grupoj kunekzistantaj sur la sama teritorio, ĉu etnaj aŭ lingvaj malplimultoj, ĉu enmigrintaj aŭ rifuĝintaj laboristoj.

Aliflanke mi deziras mencii la dekjaran planon por studado de parola tradicio kaj promocio de afrikaj lingvoj, kiun la Ĝenerala Konferenco de Unesko decidis en 1972 okaze de sia deksepa kunveno, kiel promocian ilon de elvolviĝo samtempe de kulturo kaj de edukado. Tiun planon konfirmis kaj precizigis unue la interregistara Konferenco pri la kulturaj politikoj en Afriko, kiu okazis en Akro en 1975, poste Konferenco de la Ministroj pri edukado de la afrikaj membroŝtatoj okazinta en Lagoso en 1976, kiuj ambaŭ markis decidan etapon en la koncepto de la lingva politiko en la afrikaj landoj esence plurlingvaj. Okaze de tiuj konferencoj la afrikaj landoj efektive decidis pri la grandaj orientiĝoj, t.e. la plurlingvismo kiel faktoro de paco kaj kunesto, la instruado estos farita per la gepatra lingvo de la infanoj malgraŭ la fakto, ke, se oni volus ĉiam instrui per la gepatraj lingvoj, malfacile estus havi lernejojn.

Ne volante fari katalogon de ĉiuj aktivoj de Unesko pri la temo, mi volus fine indiki kiel ekzemplon, ke la programo de la Organizo por la nuna periodo de aktiveco antaŭvidas notinde la organizadon, fine de aŭgusto ĉijare en Voltujo, de kolokvo por bilanci la aktivojn kaj la konojn konceme la instruadon de lingvoj en plurlingva kunteksto kaj la publikigon de du studraportoj rilataj al evoluantaj landoj pri la problemoj de instruado de lingvoj en kuntekstoj de dulingvismo kaj de multlingvismo.

Gesinjoroj,

En tiu ĉi raporto devige nekompleta, mi ekzamenis la kazon de popoloj parolantaj lingvon de malplimulto aŭ lingvojn, kiuj ne sciis ĝis nun plene integri la sciencan kaj teĥnologian modernan terminaron, kaj bezonas ekkoni lingvon de pli granda diskoniĝo. Sed ni ne devas neglekti la malan

54 kazon. La komunikado devas okazi ne en unu nura direkto, kaj tiuj, kiuj

havas la ŝancon havi, kiel gepatran lingvon, unu el la plej disvastigitaj lingvoj devus sin gardi kontraŭ emo al facileco, kiu kondukus ilin al rifuĝo en la propra lingva mondo. La kono pri aliuloj, kiun alportas al ni la majstreco unu aŭ pluraj fremdaj lingvoj, estas pliriĉiĝo. Al vi ĉiuj, kiuj ĝuste laboras por riĉigi viajn samulojn, kaj por ebligi, ke ili sin pli bone konu kaj helpu reciproke, mi alportas la saluton de Unesko.

Mi deziras tutkore, ke via kongreso ebligu al vi transpasi novan etapon

en via agado, valora agado, nepra agado, kiu en lasta analizo efektiviĝas por la profito de la tuta homaro.

INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO CELAS LA KURSFININTOJN

de Dario Besseghini

La granda deziro de Esperanto-instruisto estas vidi, ke post la kurso la lingvoleminto tuj ekpartoprenas renkontiĝojn kaj ekĝuas la Esperanto-kulturon. La Internacia Junulara Festivalo estis elpensita ĝuste por realigi tiun deziron. Tie, kursfinintoj kaj kutimaj ĉionpartoprenantoj renkontiĝas por interkonatiĝi kaj diskuti pri gravaj aspektoj de la kultura vivo de nia internacia komunumo. Venontpaske temos pri “Internaciaj kulturaj interŝanĝoj per muziko”, kio estas temo sufiĉe interesa por vigligi la diskutojn kaj sufiĉe malpeza por ebligi la amuziĝon. La triafojeco de la aranĝo garantias sukceson — sed ankaŭ la freŝeco de la organiza komitato — tute novgeneracia — garantias originalecon. La renkontiĝo — okazonta en Marina di Massa, Toskanujo, de la 12a ĝis la 16a de aprilo 1979a — estos tre malfermita al la loĝantaro kiu povos eĉ partopreni en kelkaj eroj. Sufiĉe da kialoj estas do por tuj verkigi al viaj gekursanoj leteron al “IEJ – Itala Esperantista Junularo — C.P. 210 — I-56100 Pisa — Italujo”: kvankam la kunveno celas la plej flue parolantajn el ili, ankaŭ por tiuj, kiuj ankoraŭ iom lamas, estas

bonega okazo por partopreni en unu el la du niveloj de la internacietosaj lingvaj kursoj aranĝataj dum ĝi.

ioj

— pàgina 6 del PDF —

interkonsento

PRI KUNLABORO INTER ILEI KAJ UEA

aprobita de la asembleo de ILEI en Sanmarino la 1976.07.25an dum la 10a Internacia Konferenco

ni represas la oficialan tekston de ĉi interkonsento laŭ peto de la dana ILEI-sekcio

1. Ambaŭ organizaĵoj konsentas pri la neceso de kunlaboro inter ili por progresigi Esperanton. Tiucele ili plenumos la jenan agadon: a) Konstantaj interrilatoj: — interkonsiliĝo en ĉiuj esencaj demandoj koncerne la instruadon de Esperanto; — komuna klopodo por atingi interŝtatan konvencion por la instruado de Esperanto; — interkontakto rilate al agadoj ĉe Unesko. b) Partopreno de ILEI en Universalaj Kongresoj de Esperanto: — oficiala reprezentiĝo; — informado pri la laboro de ILEI en la komitatkunsidoj de UEA; — ĝenerala publika kunveno pri temo, kiuj rilatas la instruadon de Esperanto; — ambaŭ organizaĵoj instigu al aranĝo de kaj partopreno en infankongresoj. c) Partopreno de UEA en ILEI-konferencoj: — oficiala reprezentiĝo; — informado en la laborkunsidoj de ILEI pri la laboro de UEA koncerne la edukadon; — kunlaboro en laborgrupoj. 2. La estraroj de ambaŭ organizaĵoj restas en regula kontakto kaj okazigas komunajn estrarkunvenojn laŭbezone. ILEI ne pagas la kutiman kotizon por asocio kunlaboranta kun UEA sed ambaŭ pagas la realajn administrajn kostojn je reciprokaj servoj ĝis ekvivalenta sumo. Tiu ĉi interkonsento ne plu validas se unu el la organizaĵoj deziras ne daŭrigi

56 ĝin. En tiu kazo necesas tri monata averto.

en la lernejoj de Zagrebo

de Spomenka Ŝtimec

Dum la lastaj jaroj Internaciaj Junularaj Kongresoj spertas sufiĉe multnombran partoprenantaron el Jugoslavujo en la aĝo sub 20 jaroj. Temas pri ekslernejanoj esperantigitaj en elementaj lernejoj de Zagrebo dum la lastaj kvin jaroj: ili elkreskis el elementaj lernejoj kaj fariĝis junaj movadanoj.

Por fariĝi esperantisto en elementa lernejo plej ofte ne sufiĉas unu sezono, nek unu jaro. Necesas pli longdaŭra flegado, kaj ofte nur lingvoinstruado ne montriĝas sufiĉe alloga por tiu aĝo.

Laŭ kvinjara praktiko ankaŭ ĉisezone en 10 elementaj lernejoj en Zagrebo infanoj lernas en kromhoroj Esperanton, kaj post la finita kurso partoprenas lingvan feriadon en eksterlando, en infana Esperanto-medio.

La instruanto ne ligiĝas nur al lingvo. Geknaboj dum instruhoroj estas instigataj okupiĝi ankaŭ pri teatra arto.

Zagrebo estas dum dek jaroj hejmo de Pupteatra Internacia Festivalo: PIF. Ĉe ties Esperanto-spektakloj lernejanoj-kursanoj estas ilia plej fidela publiko, kiu ankaŭ dum siaj studhoroj kun ŝato okupiĝas pri pupteatro.

Fine de aprilo la urbeto Vrbovec gastigis centon da geknaboj, kiuj sur loka scenejo dum preskaŭ du horoj prezentadis siajn etajn pupprezentaĵojn en Esperanto. Kvankam ĉe multaj frazoj mankis akuzativo, tiu ĉi teatra tago alportis al la infanoj grandan ekscitiĝon. Plej grave estis partopreni kaj montri sian laboron… sed kompreneble pleje ĝojis la gajnintoj: la plej multajn poentojn gajnis por pupteatra prezento grupo el la zagreba lernejo Viktor Bubanj, dume en “drama” t.e. skeĉa arto al la infana ĵurio pleje plaĉis la ensemblo el Karl-Marx-lenejo. La renkontiĝo refoje montris, ke lingvoinstruado per si mem ne tiom allogas infanojn. Se ĝi estas akompanata per aldonaj aktivecoj, motivoj por esperantiĝo plifortiĝas.

Kiel unu el plej fortaj motivoj montriĝis tuja apliko de lingvo kun alilingvanoj: ĉijare gelernantoj el Jugoslavujo ferios ĉe kvar diversaj Esperantoaranĝoj.

DIVA

— pàgina 7 del PDF —

58

Taŭga lingva medio povas esti nur tiam plene kreita, se similajn aranĝojn partoprenas plurlingvaj samaĝuloj. Se surloke troviĝas nur anoj el du lingvoj rezultoj restas tro modestaj.

Ĉu aliaj instruistoj pretas feriigi siajn gekursanojn en infana Esperantomedio? Kie? Zagrebo volonte tien direktus siajn geknabojn.

Reciproke eblus gastigi etajn eksterlandanojn dum Pupteatra Internacia Festivalo, en oktobro ĉiujare.

Kiuj instruistoj povus liberigi siajn infanojn de ĉiutagaj instrudevoj en lernejoj, kaj anstataŭigi ilin per organizitaj porinfanaj aktivecoj ĉe PIF? Bonvenaj estus grupetoj, kiuj ne nur lernas Esperanton, sed povus prezenti ankaŭ etan programon, ĉu pupteatran, ĉu dancan aŭ skeĉan.

Ĉefan parton de la programo en Zagrebo konsistigas ĉeesto al prezentaĵoj ludotaj fare de profesiaj pupensembloj el Bulgarujo, Ĉinujo, Hungarujo, Polujo, Italujo, Jugoslavujo kaj Rumanujo kaj prijuĝi ilin cele al elekto de la plej bona prezentaĵo el infana vidpunkto.

La invito al Zagrebo restas aktuala ankaŭ por la unua semajno de oktobro 1979.

IAdEM

La esperantistaj matematikistoj havas sian Asocion: IAdEM, kies celoj estas: unue studi universalan matematikan terminaron, kiu ĝis nun ne ekzistas, due rilatigi inter si la matematikistojn de diversaj lingvoj kaj kulturoj.

Pluraj geinstruistoj, kvankam ili ne estas istoj pri matematiko, ŝatas de tempo al tempo matematikumi.

Por ili jen kurioza problemo aperinta en la lasta numero de la revuo de IAdEM, Matematiko Translimen.

FAMILIA ADICIO Ĉiu litero anstataŭas ciferon. La sama PATRO «4 litero ĉiam anstataŭas la saman ciferon, PATRINO ~w kaj malsamaj literoj nepre anstataŭas FILO – malsamajn ciferojn, kaj la adicio kompr- FILINO = eneble estas ĝusta. —— Bonvolu re-ciferigi ĝin. FAMILIO

Por ĉiuj informoj pri matematiko ĝenerale kaj aparte pri IAdEM, skribu al nia sindonema amiko: Francois Lo Jacomo, 14 rue de la Pompe, F-75016 Parizo.

— pàgina 8 del PDF —

Konferenci en Lokarno

Lokarno estas malgranda urbo, proksimume 8 000 loĝantoj, en suda Svisujo, kaj troviĝas ĉe la norda bordo de lago Maggiore (prn: maĝore — “plej granda lago”). Lokarno apartenas al tiu svisa regiono en kiu la itala lingvo estas la ĉefa: Respubliko Tiĉino, sur kies teritorio kuŝas Lokarno, estas unu el la 26 kantonoj, kiuj kune formas la konfederacian ŝtaton Svisujon.

Lokarno estas turisma urbo kaj kiel tia ĝi troviĝas, kiel centro, en tre vigla turisma regiono, kies belecoj kaj ĉarmo estas famaj.

La kantonaj, urbaj kaj turismaj instancoj ĝojas, ke la 13a ILEI-konferenco okazos en Lokarmmo kaj kore bonvenigas ĝiajn partoprenantojn. La kantona edukdirektoro, inĝeniero Ugo Sadis estas alta protektanto de tiu konferenco.

Konferencejo.

Konferencejo estas la kantona lernejo, porinstruista, en Lokarno. La disponeblaj konstruaĵoj dividiĝas en du partoj. En la lernejo mem, kiu situas en la malnova parto de la historia urbo, estas rezervitaj la necesaj laborejoj (5 lernejaj ĉambroj, 1 granda ĉambro, sekretariejo, akceptosalono, kafejo kaj la necesaj teĥnikaj instalaĵoj). En tiu lernejo okazos la labora parto de la konferenco.

Restadejo.

Je 7-minuta promenaddistanco de la Konferencejo troviĝas la Studenta Domo, kie loĝos kaj manĝos la konferencanoj. En la Studenta Domo estas rezervitaj 80 dulitaj ĉambroj. La ĉambroj mem estas simplaj sed belaj kaj puraj. Akvo ne troviĝas en ili. La necesaj higienaj instalaĵoj (tualetoj, duŝoj, lavejoj) troviĝas sur ĉiuj etaĝoj en apartaj ejoj. Sur la tera etaĝo troviĝas granda restoracio, sekretariejo kaj du malgrandaj kunvenejoj, ĉio je dispono

60 de la konferencanoj. La restoracion ni uzos por manĝi, sed ankaŭ kiel vespera

— EL LT

INTERNACIA LIGO DE ESPERANTISTAJ INSTRUISTOJ —I. L. E. I. 13a INTERNACIA KONFERENCO — Lokarno (Svisujo) — 19-28 julio 1979

ALIĜILO (Bonvolu skribi klare, legeble, laŭeble tajpe aŭ preslitere)

Sro fEmbo Fino “2; Slut o lidi eed kku a rak o ON a uo

Familia lOMO 2 li mand eta iero ista AMAŬNOMO 3.4 3 14,5, e ekkr e re U Landos sku ks l e SM AN LE ENDI Naskigjaro’2.,., … cc o sos so keo So ama ODUTDOVI ST. kejloj is a A SENA E EIO Kk pan a evo kialla la Lo Sko maj Sea Ura mkratos KAZ E ETA, moj o RO ESEON KS ureo Lala To o Ema dO n-Io

KOTIZOJ ĝis 1979.05.31: tranoktoj kaj manĝoj ĉe moderna studenta domo, de la vespermanĝo de la 07.19 ĝis la matenmanĝo de 07.28, inkluzive, . sv.fr. 240 ,- post:1979:05;31 samaj: kondiĉoj: ; 2 uo oka kn a o oreli sv.fr. 260,-

Ne membroj de ILEI devos aldoni al la supre menciitaj kotizoj la sumon de sv.fr. 20,- (ne pagenda de infanoj malpli ol 20-jaraj kaj familianoj).

Mi aliĝas al la Konferenco kiel: ILEI-ano / familiano / infano / ne ILEI-ano“,

Kaj Sendas SVIT du DL a eo nlan a ko sk UO o eslono o e VU ee sut per poŝtĉekkonto n-ro 65/1060 “Banca Popolare Svizzera — Locarno”.

Dorse de la enpagilo nepre menciu la konton: “224.666/0 ILEI.

Mi.alvenosla;;. sume se, sedu dla per

uj Di o16/ (oi (610 kla e 8) vi D’8 eo ae, A 6 (9 Gj 6 lej

Deziro de komuna loĝado kun s-ro/s-ino/f-ino specialaj deziroj (laŭ ebleco)

Wo ze le (66 o mj 8 je 6 lej e a jR 6) lo (606 [86 le eres 84a W eliaj ŝi $i 62» 26 le) al vi 9 e € 9 0/u: 96 e$ jo Qie

a’$ ~o sj elm ‘e/’e e Ĝia. 9. 89 au e ĉe 6 914) 918: Ge U “Mllaj a |G prio. Mie e ab 16, a mi Mi e 9 8 6 3 e 9j ares (e e anoj

X — forstreku la ne konvenajn.

— pàgina 9 del PDF —

Laŭ la decidoj de la Maribora Konferenco en la jaro 1973a, ĉiun jaron, la 15an de novembro, la /andaj sekcioj devas raporti statistike pri la diversaj lernejoj, en kiuj oni instruis Esperanton.

Per la ĉi-apudaj slipoj oni devas indiki la lernejojn, en kiuj okazis kursoj pri Esperanto ĝis la 15a de novembro 1978a.

Kompreneble, same interesos por ĝenerala statistiko pri la instruado de Esperanto, la indiko de la kursoj okazintaj ekster la lernejoj — ĉe Esperanto-kluboj, ĉe sidejoj de aliaj kulturaj organizoj ktp.

Ĉiu sekciestro kolektos la informojn el la diversaj urboj de la lando, kie okazis kursoj pri Esperanto, plenigos la enketilojn kaj forsendos ilin antaŭ la 31a de majo 1979a al la vicprezidanto de LEI:

Johano Ingusz — Liget u. 40 — H-1120 Budapeŝto — Hungarujo

Oni devos plenigi apartan enketilon por ĉiu unuopa kurso; se ili ne sufiĉos, oni petu pluan provizon, aŭ uzu samformatan paperon.

Por ebligi la kiel eble plejan kompletecon de la enketo, ni petas ankaŭ ĉiun individuan ricevanton de IPR statistiki al la vicprezidanto de ILEI pri ĉiuj Esperanto-kursoj, pri kiuj li estas informita. )

La pozitiva rezulto kaj konkreta sukceso de la jara statistiko dependos de la akurateco de la laboro fariota de la sekciestroj kaj de la unuopaj instruistoj en ĉiuj landoj.

Se ĉiu sekciestro kaj unuopa membro laboros diligente, ILE! havos ĉiun jaron fidindan statistikon pri la instruado de Esperanto en la tuta mondo, kaj la estraro povos transdoni ĝin, laŭ la interkonsento pri kunlaboro, al UEA, kaj ĝin uzi por informado kaj dokumentado de instruinstancoj en la diversaj landoj kaj de UNESKO.

Raporto de; sI: FE lA IE SEMANTOOJ, IN VOIMIMVOPANIO KIUU l LIO Kursospeco: O deviga APERO VN ES ton kr an l OL KEL TANAVO [Eh =nedeviga “o SI ET SP e KLO PN TJ Nivelo: O elementa O progresiga eventualaj klarigoj. 3. 3 LRE El, “supera/)iteratoras TU ee o SUO o Simen au, ME ORR “(Vo PINSITUTa ipa e pen e e o A PM a I PAPLO IMSLTUĤOTOJ Entute. Sr o SU ro komenca dato, ek ua pk ra 5: halfa aŭ fina dato | o 7 es so ĉu aranĝitis fina ekzameno? E) jes“ rl ne Ŭ Temas pri: O universitato O – supera lernejo | 0 mezgradalernejo LI elementa lernejo OD klubejo OD privata domo LIT Nm SLAV A Vos RAapORo UE I TOM realo la LS Informliveraŭto .:.» =. dls sl NOS Kursospeco: DO deviga ANOIESO (EI PE ma a Fa Unj, | El; nedeviga o a rkproro lus NV, Alas o stoka ro mda Gisela, lal Nivelo: O elementa ] O progresiga eventualaj klarigoj………….. O supera/literatura preeeeeeeearrrereeeeeeecos DI “IAStUTAJOQA, pao poe nes ere uu La „alaj plad instruhoroj entute… 2… o as komenca lato is soso espe Ia aliso aŭlfinagiato 2… e oa ĉu aranĝitis fina ekzameno? O jes Q ne ; Temas pri: O universitato supera lernejo

O O mezgradalernejo LO elementa lernejo mi

O klubejo privata domo

— pàgina 10 del PDF —

Uzita lernmaterialo (lernolibro, legolibro k.t.p. — indiku nur la devigan materialon: pri konsilitaj libroj kaj simile, vi povas aldoni apartan liston)

maksimuma aĝo de la lernantoj

mezuma (averaĝa)“ aĝo de la lernantoj e

por kalkuli la averaĝon de la aĝo, sumu la aĝon de ĉiu l j divi Fude FO ĝ ĉiu lernanto kaj dividu per

Uzita lernmaterialo (lernolibro, legolibro k.t.p. — indiku nur la devigan materialon: pri konsilitaj libroj kaj simile, vi povas aldoni apartan liston)

maksimuma aĝo de lalenantoj …………….

mezuma (averaĝa)“ aĝo de la lernantoj x

por kalkuli la averaĝon de la aĝo, sumu la aĝon de ĉiu l t EN la nombro de la lernantoj. ae ĝiu lernanto kaj dividu per

kunvenejo. Eblos funkciigi memservan restadon je moderaj prezoj, tiel ke la konferencanoj ankaŭ dum la vesperaj horoj povas resti laŭplaĉe kaj senĝene, sen tempa limigo.

En tiu restoracio la konferencanoj ricevos ĉiujn manĝojn (matena, taga, vespera).

Aliĝo.

Ĉiu partoprenanto plenigu aliĝilon, aŭ samformatan paperon. La aliĝilo estu sendata al: Esperanto, Poŝtfako 14, CH-6512 Giubiasco, aŭ al: Kurt Greutert, via Pizzo di Claro 7, CH-6512 Giubiasco, kun samtempa pago al: Banca Popolare Svizzera — Locamo — poŝtkonto 65-1060 (dorse de la enpagilo nepre menciu: “Konto 224.666/0 — ILEI”). Limdato por aliĝo kaj pago estas la 31an de majo 1979.

Kotizoj.

La aliĝkotizo por membroj de ILEI (kun abono al IPR) estas sv.fr. 240,-. Tiu sumo inkluzivas partoprenon al la ILEI-konferenco, tranoktojn kaj manĝojn en la Studenta Domo de la 19a vespere ĝis la 28a matene. Eventualaj ekskursoj estas aparte pagendaj. Pro la eksterordinare favora prezo ne eblas doni rabaton por ne konsumitaj manĝaĵoj aŭ ne uzitaj tranoktoj. Post la matenmanĝo la 28an de julio eblos veturi, trajne aŭ aŭtomobile, en proksimume tri horoj kaj duono, al la 64a Universala Kongreso de Esperanto en Lucerno, tiel, ke por la tagmanĝo vi jam estos en Lucerno. Se ekzistas intereso, ni Zorgos por komuna trajnveturado de Lokarno al Lucerno.

Ne ILElanoj (respektive ne abonantoj de IPR) devas alpagi sv.fr. 20,-. Por aliĝoj post la 31a de majo 1979 plialtiĝos la kotizo de sv.fr. 20,-.

ILElanoj: 1979 estos elektojaro kaj la komitato devos fari kelkajn gravajn decidojn. Ni ĝojas, ke tiuokaze ni povas oferti tian favoran restadon en bela svisa regiono. Pripensu, verŝajne neniam plu vi ricevos tian favoran oferton por pasigi kelkajn agrablajn kaj interesajn tagojn en la bela Lokarno. LKK kaj la ILEI-estraro kore bonvenigas vin.

61

— pàgina 11 del PDF —

62

FERIOJ EN NEĜO kun junuloj kaj pliaĝuloj en bona junulara domo de svisa regiono

Dek ĉambroj kun du ĝis dek duetaĝaj litoj — du lavejoj — tri restadejoj por 40 personoj en ĉiu. Internacia etoso — uzo de Esperanto.

Adreso: Haus Seen — CH-7299 Serneus — tf. 0041-83-41477.

Partoprenos (ĉiun semajnon) 3 ĝis 5 familioj kun infanoj, 20 ĝis 30 junuloj ekde la dekkvara jaraĝo, ĉirkaŭ kvar gvidantoj kaj unu kuiristino. Ĉefgvidanto: Manfred Schrĉter, instruisto.

Infanoj ĝis inkluzive dektri jaraĝaj povas partopreni nur kun almenaŭ unu el la gepatroj, aŭ se la infanoj parolas Esperanton.

Prezo por tranoktado, matenmanĝo, vespermanĝo:

plenkreskuloj — 20 sv.fr. tage;

junuloj — 18 sv.fr. tage.

Infanoj ĝis inkluzive 6 jaraĝaj pagos nenion, ĝis 10 jaraĝaj duona prezo de la patro. Edzinoj kiel junuloj. Familioj ricevos apartan ĉambron. Dumtage estos proponata la prizorgo de la infanoj. Ĉiuj pagoj estas en svisaj frankoj.

Tempoj: 1. 1978.12.26 — 1979.01.01.

2. 1979.01.01 — 1979.01.07. 3.1979.01.07 — 1979.01.13.

Oni povos partopreni unu aŭ du periodojn. Partoprenado de nur kelkaj tagoj ne eblos.

Limdato por aliĝo: 1978.12.01.

Foriro de Unterkirnach. Vojaĝo de Unterkirnach al Serneus: 15 sv.fr.

Por malproksimaj esperantistoj eblos unu senkosta tranoktado en Unterkirnach antaŭ kaj post la restado en Serneus, se bezone.

Adreso por aliĝi: Katholisches Pfarramt — Kirchplatz 4 — D-7731 Unterkirnach — tf. 0049-7721-54711.

Bonvolu ne antaŭpagi, sed vi pagos dum la ferioj en Serneus. Se ni povos akcepti vin, vi ricevos skriban certigon.

Programo: 7-8a matenmanĝo. Dumtage libera tempo laŭvole. 18-19,30 tri elekteblecoj: — Esperanto-kurso por komencantoj; — Esperanto-kurso por progresintoj; — sonbildoj, filmoj kaj diskutado por ĉiuj, kiuj ne interesiĝas pri Esperanto. 20 Distra kaj kultura programo. Por pluaj informoj turnu vin al unu el la organizantoj: Ottilie Beck, Panoramawg 2, Unterkimach — tf. 51266. Josef Schiffer, Fohrenweg 19, Unterkimach — tf. 52323.

Bernhard Eichkom, Kirchplat 4, Unterkimach/ — tf. 54717.

la akuzativo— ĉu tiel terura?

de W. Krikke

Esperantistoj ĉiam asertas, ke Esperanto estas tre facila lingvo kompare kun la naciaj lingvoj. Samtempe la plimulto de la esperantistoj regule eraras pri la akuzativo. Oni simple forlasas la literon “n” kaj inverse aldonas ĝin malĝuste. La akuzativo en la germana lingvo estas multe pli malfacila, tamen milionoj da germanlingvanoj uzadas ĝin korekte. Kiel klarigi ĉi tiujn fenomenojn, kaj kiel trovi plibonigan rimedon? Ĝenerale oni povas diri, ke ĉiu lingvoformo estas malfacila por iu al kiu tiu formo estas fremda. Tial homoj-sen-akuzativo trovas ĝin malfacila.

Kiel germanlingvanoj lernas korektan uzadon de iliaj akuzativoj? Unue ili aŭdas la lingvon dum la tuta vivo; due la lernejo instruas ilin dum multaj jaroj; trie ili legas la korektan lingvon ĉiutage. Ili do atingas rezultojn post multega ekzercado. Regi kian ajn lingvon ĉiam postulas multjaran seriozan praktikadon de la ordinara homo. Aŭskultu germanlingvanojn en kies hejma dialekto la akuzativo preskaŭ ne ekzistas kaj vi tuj povos konstati, ke ili uzas la formojn malpli korekte, depende de la grado de instruiteco. Aŭskultu la germanan lingvon de negermanoj, kiuj do studis ĝin en la lernejoj dum pluraj jaroj, kaj oni facile konstatas, ke ili preskaŭ seninterrompe faras erarojn. Mi mem instruis la germanan lingvon dum dudek jaroj al gejunuloj kaj, malgraŭ multhora cerbostreĉo miaflanke kaj iliaflanke, la rezultoj estis tre modestaj, kvankam ambaŭ lingvoj, la germana kaj la nederlanda, estas tre parencaj.

La akuzativo en Esperanto estas almenaŭ tre regula, kiel la tuta gramatiko, sed la hodiaŭa pozicio de Esperanto estas sufiĉe malfavora, ĉar ĝi estas nur kromokupo al kiu oni kutime ne dediĉas sufiĉe da tempo. Tial estas nepre necese, ke la instruistoj de Esperanto klarigu la uzadon de la akuzativo plejeble simple kaj malkomplike. Ĉisube mi donos koncizan provon, kiu naskiĝis el la praktiko.

63

— pàgina 12 del PDF —

Ĉiu frazo konsistas el: a. subjekto b. predikato c. komplemento.

infandesegnajoj en Parizo

=

La subjekto neniam havas “n”.

La predikato, egalas al la subjekto kaj tial ankaŭ ne havas “n” (ekz: Johano estas studento).

Ekzistas komplementoj kun prepozicio kaj sen prepozicio. Komplementoj sen prepozicio ĉiam bezonas la “n”, alie oni ofte pensas, ke ĝi estas

) ~ Tiu manifestacio estos kontribuo de la infanoj en la mondo al la Kontraŭsubjekto (ekz: Paŭlo batas Petron).

rasisma Jardeko kaj al la internacia Jaro de la Infano deklaritaj de Unesko, kaj okazos ĉe la Kultura Centro Pompidou en Parizo. La ĉefa temo de la ekspozicio estas: Ne rasoj sed ni infanoj loĝas en la mondo. Specifaj temoj de la ekspozicio estas: Infanaj vizaĝoj el la tuta mondo. Infanoj ludas kaj sin okupas. Infanoj ĉiam lernas. Infanoj manĝas. Infanoj malsatas. Infanoj en la hejma vivo. Kiel infanoj vidas plenkreskulojn. Kion infanoj plej deziras. . Infanoj aktoras. O. Kiel infanoj festas.

| Tiel la afero estas ege simpla, sed oni ne antaŭĝoju. Estas nepre necese, ke la instruisto konstante encerbigu ĉi tiujn ĉefregulojn al la lernantoj. Ĉiam denove li klopodu fari la aferon tutkomprenebla per multaj ekzemploj; la lernantoj ne tuj 1 traduku, sed unue legu simplajn frazojn, dirante pri ĉiu substantivo, kio ĝi estas 2 en la frazo: subjekto, predikato, komplemento kun aŭ sen prepozicio. Poste oni 3 ankaŭ donu tekstojn bonstilajn, sed tute sen akuzativaj “n” kaj oni diru: “Nu, 4 jen vi aldonu ĉiujn mankantajn akuzativojn per alikolora inko”. Post tio la 5, leganto regule traduku. 6. Multa ripetado estas necesa, eĉ ankaŭ por la jam progresinta esperantisto, sed 7 la idealo estas atingebla, se oni nur persistas. 8 9 1

Proceduro.

1. La temoj povas esti solvitaj per fotoj kaj desegnaĵoj.

2. La plej granda formato estu DIN A 3 (29,7 x 42 cm.), la plej malgranda formato estu DIN A 4 (21 x 29,7 cm.).

3. Oni metu piede de ĉiu ekspoziciaĵo afiŝeton dulingvan: nacilingvan kaj esperantlingvan.

4. La aĝo de la infanoj estu limigita de ok ĝis dekkvin jaroj.

5, Ĉiu infano, kiu kontribuis per desegnaĵoj aŭ fotoj, ricevos donace bildkarton pri la ekspozicio.

6. Oni tute ne estas devigata trakti ĉiujn specifajn temojn, nur tiujn kiuj plaĉas. Oni povas sendi tiom da desegnaĵoj aŭ fotoj, kiom oni volas; kompreneble, komisiono elektos la fotojn kaj desegnaĵojn ekspozZiciendajn, zorgante pri kvalito (laŭ infana sed ne plenkreskula vidpunkto) kaj justa reprezentado de ĉiu nacio.

7, Ĝis la la de januaro 1979a, la materialo estu ĉe la kolektonto, nia konstanta reprezentanto ĉe Unesko: prof. James Fairbank, 6 avenue Thĉodore Rousseau, F-75016 Parizo (Francujo).

64

Post la Pariza ekspozicio, la materialo estos je dispono por pluaj ekspozicioj en la mondo.

65

— pàgina 13 del PDF —

66

ILEI en Gorico

Dimanĉe, 1978.08.20.

Je la 9a horo la konferencanoj vizitis la katedralon de la urbo por ĉeesti la celebron de la Sankta Meso: la diservo estis prezentita en la internacia lingvo Esperanto.

Post la diservo ĉiuj partoprenantoj de la Konferenco iris al la Auditorium de la urbo: tie okazis la inaŭguro de la 12a ILEI-konferenco. Infana dancgrupo Lis Luzignutis sub la gvidado de s-ino Marisa Pavan, prezentis folklorajn dancojn; la infanoj, knaboj kaj knabinoj estis vestitaj laŭ la regionaj kostumoj. Ĉiuj rigardintoj estis tre ravitaj per la ĉarma kaj gracia dancarto.

Poste ĉiuj kolektiĝis en la granda salono. La prezidanto salutis la gastojn kaj la konferencanojn. La ĝenerala sekretario aparte salutis la altajn gastojn kiuj estis la urbestro rag. Pasquale de Simone, la reprezentanton de la prefekto d-ro Sabato Malinconico, kabinetestro, la komandanto de la distrikto pri defendaj aferoj, generalo Lauria, la vickomandanton de la polico d-ro Oreste Davini; la

komandanton de la karabinistoj, kapitano Pasquale Maiorano ; la skabenon ĉe la Komunumo pri Kulturo, kav. Ferruccio Fantini; la prezidanton de la loka turisma entrepreno d-ro Carlo Pellis kaj la prezidanton de Gorica Esperanto-Asocio, rag. Leone Furlan. Krome, la ĝenerala

sekretario salutis la ne-esperantistojn itallingve.

La urbestro direktis al la aŭskultintoj afablajn salutvortojn kaj ankaŭ substrekis la diversajn problemojn kaŭzitajn de la lingva diverseco. Li menciis, ke li helpis ĉiamaniere al la loka Esperanto- Asocio.

Alparolis la konferencon pluraj reprezentantoj; estis jenaj landoj: Aŭstralujo, Aŭstrujo, Francujo, F. R. Germanujo, Finnujo, Italujo, Jugoslavujo, Malagasujo, Sanmarino, Svedujo, Svisujo; krome, salutis Treprezentantoj de jenaj esperantoorganizoj: TEJO, SAT, KELI, IKUE IFEF, IEF, junulara Gorica grupo.

La sekvanta ero de la PIogramo estis la prezentado de la Esperanta himno, fare de junulara ĥoro. La prezidanto prelegis pri la temo “La humanisma koncepto de d-ro L. L. Zamenhof”,

Post la tagmanĝa paŭzo, je la 15,30 okazis la unua estrarkunsido. La estraranoj Olle Olsson kaj Gaston Turin, kiuj vizitis la UEA-kongreson, informis pri siaj impresoj de la kongreso; SamMopiniis pri la rezulto, kiu estis ĝenerale pli ol kontentiga.

Tiam la estraro kune starigis la tagordon kaj fiksis jenajn punktojn: 1. Financa buĝeto: la principoj por starigi financan buĝeton. 2: Interkonsentoj kun IKUE, KELI

kaj FEOL.

3. Planitaj konferencoj: Lokarno, Tan-

anarivo, Brazilujo kaj perspektive

Aŭstralujo. ;

Ŝanĝoj en la statuto.

La organiza strukturo de ILEI.

La simpozio en Parizo.

Ekspozicio de infandesegnaĵoj,

1979.

8. Decido pri rekompenco de po 500 gm. al s-ro Sonnabend kaj d-ro Dazzini.

9. IPR: decido pri redaktoreco kaj ŝanĝoj en la administra farado.

10. Rezolucio.

Je la 20a horo okazis konferenca kunsido en kiu la konferencanoj fiksis la definitivan programon de la semajno.

=eanŭse

Lunde, 1978.08.21.

Kunveno de la 9,30 ĝis la 12,30. Prelego kaj diskutado pri la unua fazo de la lerneja eksperimento en la dua regiono de ILEI. Prelegis Helmut Sonnabend, kiu

skizadis kaj donis plurajn informojn pri

la irado de la eksperimento. Je la 15a horo, estrarkunsido. La estraro okupiĝas pri jenaj punktoj:

a) simpozio en Parizo en la jaro 1979a, kaj la ekspozicio de infandesegnaĵoj, same en la jaro 1979a. Partoprenis la kunsidon s-ro Fairbank. Rilate al la simpozio en Parizo, li povis informi pri la pozitiva irado de la afero. La fako pri ĝenerala lingvistiko de la universitato Rene Descartes estas preta partopreni la protektadon de la simpozio. En septembro okazos la unua kunveno inter la direktoro s-ro Francois, s-ro Fairbank kaj d-ro Lo Jacomo. Temas nur pri unuaj kontaktoj, sed ne pri decidoj; ili estos faritaj kiam la prezidanto de ILEI, fine de oktobro, tiucele vizitos Parizon.

b) S-ro Fairbank informis pri la nuna stato de la planita ekspozicio. La estraro interkonsentis kun li, en la kazo de refuzo fare de la Unesko-

komitato, ekspozicii en la Kultura Centro Pompidou. La estraro petis s-ron Fairbank jam nun informiĝi pri la eventuala uzo de ĉi tiu ejo. Perspektive la estraro antaŭvidos eventuale ekspozicii dum la ILEI- konferenco en Lokarno. La estraro, fare de la ĝenerala sekretario, informos denove la sekciojn, ke ili urĝe kaj energie zorgu pri la ekspoziciaĵoj el la propra lando. D-ro Dazzini ankaŭ petos la redaktoron de la revuo Esperanto de UEA aperigi nian alvokon en sia revuo. Provaĵoj pri trafa afiŝo estis prezentitaj, kaj pri la elekto de la plej taŭga ankoraŭ estos decidite.

De la 17a ĝis la 19a horoj estis nova kunveno de la konferencanoj, sub la temo “Per Esperanto instrui fremdajn lingvojn”. Estis donitaj ekzemploj en la itala, malagasa kaj finna lingvoj. Apartan intereson trovis la malagasa kaj finna.

Poste en amika rondo, oni aŭskultis kelkajn rakontaĵojn ĉe la kameno flanke de la konferencanoj.

Marde, 1978.08.22.

Je la 10a horo okazis la t.n. “Ronda tablo”. Oni pritraktis la temon “Instruado de fremdaj lingvoj kaj Esperanto”. Aktive kunagis en ĉi tiu rondo: por Finnujo s-ino Clemola, por Aŭstrujo s-ino Linz, por Svedujo s-ino Andersson, por Jugoslavujo d-ro Zlatnar, por Malagasujo s-ro Rzveloson, por F. R. Germanujo rektoro Sonnabend, por Hungarujo s-ino Formaggio, por Italujo d-ro Dazzini, por Sanmarino prof-ino Michelotti, por Aŭstralujo s-ino Einikovici, por Francujo prof-ro Fairbank; krome estis la Asesoro pri instruado kaj kulturo de la Komunumo de Gorico, kav. Fantini, la Asesoro pri transportoj kaj trafiko de la Regiono, du instruistinoj pri germana lingvo, Franca Zambelli kaj Franca Sancin, kaj ĵurnalistino de la loka gazeto Ni Piccolo. Gvidis la diskuton Bruĉjo

Post enkonduko en la temon fare de

67

— pàgina 14 del PDF —

68

d-ro Dazzini, la asesoro s-ro Fantini petis informojn pri la lerneja stato de Esperanto en la diversaj landoj: kombine kun tiuj ĉi informoj la landaj reprezentantoj donis superrigardon pri la fremdlingva instruado. Montriĝis, ke la lingva egemonio estas apenaŭ interrompita: regule oni instruas en ĉiuj landoj la anglan, germanan, francan aŭ, en orienteŭropaj ŝtatoj, la rusan lingvojn.

La raportantoj konstatis, ke la rezultoj de fremdlingva instruado ne estas kontantigaj, sed ĉiam estas observeblaj la rezultoj pere de Esperanto, kiam ĝi estas instruata. La diskutado al kiu nun partoprenis la aŭskultantoj, evidentigis ke la fremdlingva instruado nun neniel solvas la sociajn problemojn inter la najbaraj lingvoj. La tezon apogis ankaŭ ambaŭ asesoroj de la urba komunumo kaj de la regiono, kiuj promesis ĉiam doni aktivan apogon.

La dua kunveno okazis je la 15,30 ĝis la 18,15. Pri la antaŭvidita temo pri Afriko mallonge prelegis s-ro Raveloson el Malagasujo, pri la temo “Kiamaniere Malagasujo solvas siajn edukajn problemojn”. Leviĝis tre vigla diskutado, ĉar montriĝis ke la lerneja cirkonstanco en Malagasujo — pro siaj ne kompareblaj nesufiĉoj — kaŭzas tie tre malaltan popolklerecon; pli ol la duono de la infanoj ne vizitas lernejon pro la fakto, ke en la tuta lando mankas lernejoj kaj instruistoj; eĉ en la urboj oni devas helpi sin en la instruado pere de sukcesintaj studentoj de superaj lernejoj; 60 ĝis 70 infanoj en unu klasĉambro estas preskaŭ regule. Kunlige kun la demando, ĉu la evoluhelpo fare de la eŭropaj ŝtatoj decide povas influi pli bonan iradon, estis la konstato, ke tiu ĉi helpo ankoraŭ absolute ne sufiĉas. La salajra mizero de la instruistoj estas signifa: proksimume 200 gm. monate!

En la sekvinta podia diskuto partoprenis por la kolora raso s-ro Raveloson kaj s-ro Rakotondravao, por la blanka raso d-ro Dazzini kaj d-ro Zlatnar. Gvidis la diskutadon la prezidanto Sonnabend.

La demando estis, ĉu ekzistas lingva imperiismo en Afriko: ĉiu el la unuopaj sinjoroj prezentis sian propran opinion. Poste la aŭskultantoj demandis pri diversaj punktoj de la prezentitaj opinioj. Montriĝis, ke lingva imperiismo ne povas esti simpie disigita de imperiismo ĝenerale; kiam ankaŭ ne plu regas rekta imperiismo, oni ankoraŭ ĉiam espluatas la iamajn koloniitajn popolojn, ekzemple per komercaj kaj negocaj aferoj, aŭ por atingi politikan influon.

Vespere la konferencanoj vizitis konatan socian vinuzinon, kaj ĝuis tie la prezentadon de folklora dancgrupo Danzerini di Lucinico, Ĉio okazis en Cervignano; la dancgrupo ekvivis tipajn dancformojn de la regiono, kaj impresis aparte per siaj elegantaj delikataj kaj harmoniaj dancformoj kaj ritmoj. Ne nur la okuloj ĝuis, sed ankaŭ la gusto: ĉiuj estis regalitaj per bona vino kaj bongustaj manĝaĵoj.

Merkrede, 1978.08.23.

Matene je la 9a horo, grupo de konferencanoj (partoprenis la estraro, S-To Eiconovici, s-ro Raveloson, d-ro Zlatnar, s-ro Marcetta, d-rino Zumin de la loka organiza komitato), akompanataj de la skabeno pri kulturo kaj edukado qe la Komunumo, kav. Fantini, vizitis en Triesto la prezidanton de la regiono Friuli – Venezia Giulia (Furlanujo – Julia Venetujo), adv. Antonio Comelli; la delegitaro estis akceptita en la oficiala palaco de la regiono. Dum la kunveno ankaŭ estis la asesoroj pri instruado kaj kulturo d-ro Alfio Mirzao kaj pri transportoj s-ro Giovanni Cocianni. La celo de la vizito estis prezenti kvin gravajn petojn, kiuj koncernas la esperantistan laboron en tiu-ĉi regiono. La petoj estis:

1. Ĉu eblus havi decidon de la regiona konsilantaro celante ĉesigi la nunan diskriminacion pri la internacia lingvo Esperanto, petante, ke oni

instruu ĝin en la lernejoj de la regiono kiel vehiklon kaj propedeŭtikan ilon por la lernado de fremdaj lingvoj.

2. Cu eblus enkonduki Esperanton en la fakultaton pri lingvoj ĉe la universitato en Udeno, starigante katedron pri Lingvo kaj Literaturo Esperanta.

3. La l2a ILEI-konferenco petas, ke la regiono certigu financhelpojn al la Esperantistaj grupoj ekzistantaj en la regiono, konsiderante, ke ili celas solvi problemon de grava kultura kaj socia valoro en landlima regiono.

4. Same la Konferenco petas, ke la regiono starigu, kune kun la najbaraj jugoslavaj kaj aŭstraj regionoj, eksperimentajn kursojn en kelkaj elementaj, mezgradaj kaj superaj klasoj por la lernado de la internacia lingvo Esperanto.

5. Ĉu la regiono povus helpi, ke en la kadro de la porinstruistaj kursoj oni starigu ankaŭ kursojn por instruistoj, kiuj deziras perfektiĝi en Esperanto?

La prezidanto respondis al la unuopaj punktoj: pri la unua punkto, li diris, ke la regiono ne kompetentas pri instruaj aferoj, tamen samopinias kun ni, ke Esperanto ne devas esti diskriminaciata.

Pri la dua punkto, li respondis, ke estas ja eblecoj fari proponojn ĉe la nove fondita universitato, ĉar nun oni devas kunsidi kaj decidi pri la fakaj programoj. Li intencas fari koncernan proponon.

Pri la tria punkto, ekzistas ankaŭ nun bonaj ŝancoj konsideri financajn subvenciojn al la Esperantistaj grupoj, ĉar la koncerna leĝo estos renovigita.

Pri la kvara punkto li respondis, ke ankaŭ tie ĉi kompetenteco estas de la ŝtato, tamen ekzistas trilanda komisiono pri kulturo kiu eventuale okupiĝos pri eksperimenta instruado en la lernejoj.

Pri la kvina punkto li opiniis, ke ankaŭ pri tio la ŝtato devos decidi. La plej interesa fakto estis, ke la prezidanto

konfesis, ke li por la unua fojo estis rekte alkonfrontita kun Esperanto.

ILEI donacis — je rememoro al la invito — la libron Frithjof-Sagao de Esaias Tegnĉr, en la dulingva eldono kun traduko esperantlingven farita de s-ro Wilhelm Theodor Oeste, numeron de IPR kaj traktaĵon en la itala lingvo pri la eduka valoro de Esperanto. La samon ricevis ankaŭ la asesoro pri kulturo kaj eduko.

Revenante al Gorico, la estraro aŭskultis s-ron Raveloson kaj s-ron Rakotondravao. Konataj estas nuntempe jenaj faktoj. La kostoj por dektaga restado, laŭ la momenta financa situacio estas 4437 fr.fr.; la kosto inkluzivas la flugadon kaj restadon en hotelo Hilton Madagaskar. Plue estas konataj la kostoj pri la daŭra dektaga restado en dulita ĉambro: 134 fr.fr., kaj en unulita: 178 fr.fr. por tago. Ankoraŭ ne estas konata la decido pri permeso de la konferenco fare de la registaro. Same mankas informoj pri la precizaj lokoj de niaj ekskursadoj, kaj pri ties kostoj.

La estraro unue tiam rekomendos al ĉiuj membroj la konferencon en Malagasujo, kiam ĝi estos konvinkita, ke ne estas iu ajn risko por la konferencanoj.

Posttagmeze, je la 19a estis kunveno de ĉiuj por aŭskulti la informojn pri la dua fazo de la lerneja eksperimento en Malsupra Saksujo. La nova vidpunkto de tiu ĉi eksperimento estas lingvo-orientiĝo en fremdaj lingvoj, tio estas, ke la lingvo-orientiĝo malfermas al la infanoj ekkonon de fremda lingvo kaj konscion pri la strukturo kaj memkonstaton pro la propra talento eklerni fremdajn lingvojn.

Sonnabend pruvis, ke tiu ĉi orientiĝa lingvo devas esti Esperanto. La aŭskultantoj estis tre interesitaj kaj samopiniis, ke tiu ĉi nova termino povas doni tute alian aspekton de la argumentoj.

Vespere je la 21a horo, s-ro Raveloson prezentis filmon kaj lumbildojn pri Malagasujo. Li kombinis la prezentadon kun konciza superrigardo de historio kaj popolo de la lando.

69

— pàgina 15 del PDF —

70

Ĵaŭde, 1978.08.24.

Okazis la tuttaga ekskurso al Akvilejo kaj Cividalo. Oni povis viziti la riĉajn artaĵojn de la du urboj, kun Esperanta gvidado kaj interpreto.

Vespere je la 21a horo la tradukisto de la libro Frithjof-Sagao de Esaias Tegnĉr, s-ro Wilhelm Theodore Oeste, enkondukis la aŭskultantojn en siajn tradukajn tekstojn kaj klarigis kiamaniere li laboris. Tiel li donis impresojn pri la tradukaj rimedoj por bone trafi la sencon de la originalo.

Vendrede, 1978.08.25.

Ekde la 9a horo estis la konferenca Komitata kunsido. Jenaj punktoj estis traktataj: unue la raportoj de la sekcioj; due nova organiza strukturo de ILEI strie novaj statutŝanĝoj. Posttagmeze okazis vizito de la urbo fare de la Konferencanoj. Dum tiu ĉi periodo la estraro kunsidis.

Je la 12a horo okazis akcepto fare de la urbestro en la urbodomo. La urbestro esprimis sian dankon pro la konferenco en urbo Gorico kaj esprimiĝis tre favore al Esperanto, opiniante, ke Esperanto devas resti sur la tagordo ĉiam konstante. Konkrete li pruvis sian intereson per diskonigo de la urba halo kaj per subvencioj por la konferenco kaj per flagoj en la stratoj de la urbo.

Ankaŭ estas menciinde, ke dum la daŭro de la konferenco, pendis rubando kaj flagoj super la strato, kaj ĉie en la urbo estis afiŝoj, kiuj atentigis pri nia konferenco.

Por la unua fojo en niaj konferencoj la urbestro distingis la prezidanton de ILEI per urba medalo.

La prezidanto tutkore dankis al la urbestro pro lia granda atentemo kaj bonvolemo, kaj transdonis donace libron Frithjof-Sagao; la samon ricevis la ĉeestanta skabeno pri edukado.

Vespere je la 2la horo okazis por la partoprenantoj de la 12a Konferenco, rolklora vespero: dum ĝi estis prezentitaj kvin ĥoroj kaj du gitarsolistoj. La ĥoroj

kantis tre tipajn kantojn de la diversaj provincoj de la regiono. Precipe notindaj estis la prezentado de la ĥoro de la infanoj kaj de la miksita ĥoro el la urbo Gradiska. Post la prezentado la loka Esperanto-Asocio regalis ĉiujn ĉeestantojn per vino, glaciaĵoj, bulkoj ktp.

Sabate, 1978.08.26.

Ekde la 9a horo estis la dua konferenca kunsido, dum kiu estis traktitaj la restaj punktoj de la tagordo, kiel raportoj de la estraro, demandoj al la estraro, lingva simpozio en Parizo, mondekspozicio de infandesegnaĵoj en Parizo. La konferenco decidis rezolucion pri la lingva demando en la mondo, kiu estis akceptita unuanime. Samtempe la estraro atentigis, ke tiu ĉi rezolucio devas esti nacilingve kaj sendita al ĉiuj registaroj, petante respondon. Ĉiu sekciestro sendu kopion de la traduko kaj kopion de la letero al la registaro, al la ĝenerala sekretario por preni ilin en nia arĥivo. Je tagmezo la prezidanto fermis la oficialan parton de la konferenco.

Estrarkunsidoj.

Okazis entute kvar estrarkunsidoj: dimanĉe 08.20, je la horo 15,30 ĝis la 18a; lunde 08.21, je la 15a ĝis la 17a; vendrede 08.25, je la 16a ĝis la 18a kaj sabate 08.26, je la 16a ĝis la 18a.

Konferencoj — S-ro Greutert raportis al la estraro la nunan staton de la 13a Konferenco en Lokamo. Jam estas fiksitaj la kostoj de 240 sv.fr. de la 19a ĝis la 28a de julio, kaj la konferenca loko: kiel kutime, ĉio okazos en la sama konstruaĵo. La estraro dankis al s-ro Greutert kaj decidis, ke s-ro Greutert kune al inspektoro Bertolini organizu nian konferencon.

Pri la 14a Konferenco en Tananarivo, la estraro decidis atendi la aprobon de la konferenco mem, fare de la Malagasa registaro.

La estraro konsideris la nunan organizadon de kasaj aferoj, kaj decidis, ke la kasisto s-ro Olsson ellaboru gvid-

linion, kiu celos prezenti ĉiun jaron buĝeton al la komitato; kombine kun tiu financa flanko, la estraro aprobis la rekompenson de po 500 gm. al Helmut Sonnabend kaj d-ro Mario Dazzini, pro la vojaĝkostoj al Malagasujo; la decido estis unuanima. Plie la estraro decidis pagi la restadkostojn en Gorico por s-roj Raveloson kaj Rakotondravao. La malagasaj samideanoj, kiuj vizitis Eŭropon por varbi por nia konferenco en Tananarivo, ne havis la rajton kunporti la pagrimedojn, Plue la estraro decidis pruntedoni monon por vojaĝe atingi Parizon; tiu ĉi sumo estis limigita al 150 000 liroj, kaj estos repagenda en la jaro 1980a en Tananarivo, kiam okazos la 14a Konferenco.

La estraro traktis la interkonsenton kun IKUE kaj aprobis ĝin. Por havi interkonsenton de kunlaboro kun KELI, s-ro Olsson prezentos al la estraro de KELI modelon de la interkonsento, kiu similas al la interkonsento kun IKUE.

Jam estas duonfiksita interkonsento kun TEJO: por fiksi definitivan interkonsenton, la ĝenerala sekretario kontaktiĝos kun TEJO.

La prezidanto prezentis sian deziron havi interkonsenton kun FEOL: la estraro, post longa diskutado, decidis prokrasti tiel longe eblan interkonsenton

ĝis la cirkonstancoj estos por ĝi sufiĉe

klaraj.

IPR — Estos ŝanĝo en la administrado

de IPR. La estraro decidis:

a) kela reststoko de IPR restu en Pizo kaj s-ro Kasini tenos ĝin.

b) ekde la jaro 1979a IPR estos sendata rekte al la abonantoj; tio signifas, ke la sekcioj nur respondecas sendi ĝustatempe la liston de la abonantoj al la kasisto, kaj indiki la pagon kaj samptempe ĝiri la monon en la ILEI-kason. IPR estos dissendita fare de s-ro Kasini unue tiam, kiam li ricevos la liston pere de la kasisto;

c) ekde la jaro 1979a estos du redaktoroj: redaktoro, kiu respondecas pri la enhavo (faka redaktoro) kaj la redaktoro pri ĉiuj teĥnikaj aferoj (teĥnika redaktoro). La faka redaktoro estos Helmut Sonnabend kaj la teĥnika redaktoro estos Bruĉjo Kasini, tio signifas, ke la teĥnika redaktoro akceptos kaj aperigos ĉiujn manuskriptojn subskribitaj fare de la faka redaktoro.

La nova organiza strukturo de ILEI postulas kelkajn preparlaborojn: tiucele la prezidanto petis s-ron Turin prezenti ellaboritanproponon. S-ro Turin estas preta fari la laboron.

REZOLUCIO

La 12a Internacia Konferenco de ILEI, okazinta de la 19a ĝis la 27a de aŭgusto en Gorico, — kiel jam ofte aliloke — konstatis en tiu ĉi regiono la lingvan problemon, kiu malfaciligas la sociajn rilatojn inter la popoloj. Tiucele la Internacia Ligo prezentis konstante sian proponon, ĉiam sub la vidpunkto kontribui al tiu ĉi grava demando por solvi la lingvan problemon kaj tute ne altrudante la internacian lingvon Esperanto.

Tamen, konstatante ke la registaroj ĝis nun neniam publike prezentis ian ajn solveblecon, ILEI demandas, ĉu la registaroj : | — jam konstatis la distorditan staton rilate la interkompreniĝon inter la

ŝtatoj kaj se jes, kiamaniere ili konsideras kontribui al la solvo de la lingva problemo en la rilatoj inter la popoloj;

71

— pàgina 16 del PDF —

intencas proponi sian propran lingvon, ekzemple por la eŭropa komunumo, kiel komunan lingvon, aŭ sub priatento de la homaj rajtoj, estimante ĉiujn lingvojn, por eviti lingvan kaj kultura: diskriminaciojn, proponi neŭtralan lingvon. I La geinstruistoj membriĝantaj en nia Ligo konscias, ke la gelernantoj en la diversaj lernejoj de la mondo ne estas sufiĉe preparataj por respondece partopreni, kiel estontaj plenkreskuloj kaj civitanoj, la internaciajn taskojn kaj interrilatojn, ĉar la nuna sistemo de fremdlingva instruado ne kapablas plenumi la postulojn de la estonteco. Unuanime aprobita de la 60 delegitoj el 14 landoj partoprenintaj la 12an Internacian ILEI-i.onferencon.

kelkaj ŝanĝoj en IPR

Nun, post kelkaj trankvilaj jarkolektoj, la estraro de ILEI decidis espluati la favorajn kondiĉojn, kiujn cfertas la nuna preslando, por altigi per plua ŝtupo la kvaliton dc la servoj, kiun IPR liveras al siaj abonantoj.

Unua modifo konsistos en oficialigo de la disdivido de la redakta kaj de la teĥnika taskoj, jam fakte provita dum la pasintaj jaroj, samtempe kun la ŝanĝo de la nomo de la faka redaktoro.

De morgaŭ, do, sendu viajn artikolojn, fakajn kaj abundajn, al Helmut Sonnabend, Im Den Horstwiesen 42, D-315 Peine, FRG.

Samtempe, la firmao kiu kompostas kaj presigas IPRn, ankaŭ transprenas la zorgon de dissendado al la abonantoj, tiel permesante ŝparon en ricevotempoj (ĝis nun la landaj sekciestroj ricevis pakaĵon por sialandaj membroj, kaj devis prizorgi plusendadon) kaj drastan tranĉon en la elspezoj de la sekcioj mem. Tio tamen postulas akuratan liveron de la landaj adreslistoj, jam en la lastaj monatoj de la antaŭa jaro. La sekciestroj sendu do liston de la abonantoj, kiun ili kolektis por 1979, al la kasisto de ILEI, kun samtempa transpago: Olle Olsson, Bantorget 3, S-222 29 Lund, Svedujo.

Plendojn pro nericevo de numeroj, eraraj adresoj kaj simile, oni tamen sendu rekte al: Edistudio, via Giordano Bruno 8, I-56100 Pisa, Italujo, se necese kun samtempa kopio al respondecaj instancoj de ILEI.

Bruĉjo Kasini.

pa Ea

==

prezidanto:

vicprezidanto: sekretario: vicsekretario: kasisto:

Aŭstralujo: Aŭstrujo: Belgujo: Brazilo: Britujo: Bulgarujo: Danujo: Finnujo: Francujo:

F,R.Germanujo:

Grekujo: Hispanujo:

Hungarujo: Islando: Israelo: Italujo: Japanujo: Jugoslavujo: Luksemburgo: Kanado: Kolombujo: Koreujo: Malagasujo: Nederlando: Nordameriko: Norvegujo:

Nov-Zelando: Polujo: Rumanujo: Sanmarino: Sovet-unio:

Svedujo: Svisujo: Usono:

Ĉeĥoslovakujo: Germana D.R.: Irano:

Kubo: Singapuro: Zairujo:

FIMEM SAT UEA UNESKO

Estraro de ILEI rektoro Helmut Sonnabend, In der Horstwiesen 42, D-315 Peine, Fed. Resp. Germanujo. | direktoro Johano Ingusz, Liget ŭt.40, H-1102 Budapest X, Hungarujo. d-ro Mario Dazzini, C.P. 22, I-54100 Massa, Italujo. ] Gaston Turin, 43 rue E. Magnin, F-25300 Pontarlier, Francujo. Olle Olsson, Bantorget 3, S-22229 Lund, Svedujo.

Sekciestroj de la Ligo Mu prof. Ivan Th. Maddern, Box 411, Morwell, Victoria 3840. Ernst Rixner, Kleingasse 6, 18/8/13, A-1030 Vieno. Germaine Pirlot, Kemmelbergerstraat 3-5/b, B-8400 Oostende. Elvira Fontes, C.P. 5888, Sao Paulo. Hilary Chapman, 7 fairacre road, Barwell, Leicester LE9 8HH. Vasil Bozarov, ul. Ljubotran 98, blok 4, Vhod A, Sofia. Lis Thune, Brembŝrvinget 15, DK-2650 Hvidovre. Pentti Jarvinen, Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82. Frĉdĉric Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont. d-ro Hermann Behrmann, Grunigerstr. 5, D-4790 Paderborn. Sokrates Sakellaropoulos, Agias Paraskevis 30, Ateno (816). prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante. Zsuzsa Bacsay, PF 139, H-1368 Budapeŝto. Baldur Ragnarsson, sogavegur 170, Reykjavik. Reuven Alberg, str. Kraus 12, Tel-Aviv, Ramat Aviv. d-o Catina G. Dazzini, C.P. 22, I-54100 Massa — pĉk. 22/2883. Fusakugu Kido, Gamon Higashi 6-51, Kosigaja Saitama 343. d-ro Miodgrad Stojanoviĉ, Duruntorska ul.2/1v-32, YU-1 1000 Beograd. Robert Hoegener, 4 rue des charbons, Esch/Alzette. vidu Nordameriko. prof. Manuel Angel M., Apartado Aĉreo 50179, Medellin.

prof. Eugene Raveloson, BP 127, Tananarive.

Oene Hoekstra, Frederikslaan 47, NL-1871 SB Schoorl.

John L. Lewine, West Stockbridge, MA 01266.

Margrete Landmark, Universitet i Oslo, Psykologisk Institutt, Postboks 1094, Blindern, Oslo 3.

Gwenda Sutton, 1 Wood street, Upper Hutt.

prof. Marina Michelotti, via xxv marzo 73, 1-43031 Rep. San Marino. Johannes Palu, SĉOlme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV. Nikolaj Starodubĉev, poŝtrestante, SU-340047 Doneck.

Olle Olsson, Bantorget 3, S-22229 Lund.

Olivier Tzaut, CH-2610 Mont-Soleil.

vidu Nordameriko.

Izolitaj membroj | Karel Kraft, Zupanovice 49, CS-26214 Hrimezdice Okr. Pribram. d-ro Till Dahlenburg, Str. d. DSF 13, DDR-272? Briel. M. Saghafian, ŝiras ave., Emdadi st. 22, Vanak, reheran 19. Pedro Pablo Lamas Diaz, apartado 223, Ciego de Avila. Hongi Liao, apt. blik. 14, 2809 H, Eunos Crescent, Singapuro 14. Antoine-Samuel Ngangu, BP 13, Lukala, Nkandu.

Kunlaborantaj organizoj Fĉderation Internationale de Mouvements d”Ecole Moderne. Sennacieca Asocio Tutmonda. Universala Esperanto-Asocio. Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj.

— pàgina 17 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO — IPR organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj — ILEI en rilatoj de reciproka informado kun Unesko, kategorio C

Aperas trifoje jare Redaktas: Gaston Turin, 43 rue E. Magnin, F-25300 Pontarlier, Francujo Poŝtĝirkonto: Stockholm 682 117-7, Olle Olsson, Bantorget 3, S-222 29 Lund, Svedujo

Jara abono: 20 svedaj kronoj La abonprezon oni pagu al la landaj sekcioj de ILEl Nemembroj de ILEI pagu al la supre indikita konto.

IPR 1979/1

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

IPR

Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

ILEI

9-a jarkolekto N-ro l. 1979

Edistudio, Pizo, ltalujo

— pàgina 2 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

n-ro 1 — 1979 ENHAVO a. ĝeneralaj artikoloj. Claude Piron — Esperanto, formo de humanismo ……….-. 1

b. fakmetodaj kaj didaktikaj traktaĵoj. Helmut Sonnabend — Fremdlingva orientado pere

de Esperanto……..ee sss ..eesesnsuso 8 ukesg sai 9 Judit Kalotai — Ekde 1981: Esperanto en gimnazioj. ……. 12 d-ro Istvan Szerdahelyi — Enkonduko al la programo……. 14

c. la korekta lingvo. Andre Cherpillod — Deaŭda ……………………. 18

Mm

. rekomenditaj libroj. Bruĉjo Kasini — Szerdahelyi, Migliorini, Varankin, Sadler. . . .20

d. estraraj informoj de llei.

” — 13a Internacia Konferenco en Lokarno, Svisujo. ……. 23

Bruĉjo Kasini — Internaciaj Someraj Esperanto-Kursoj …… 25

Josef Chvosta — Tendaroen Pollando………………. 27

Giorgio Silfer — Mortis Gaston Turin ………………. 28 suplemento

B. Frank Bohringer — Komuna resumaro de sciencaj revuoj I-IV

presita en la eŭropa komunumaro ĉe «vallerini offset», pisa, italujo eldonata kaj dissendata de: «edistudio», c. p. 213, i-56100 pisa, italujo

A. ĜENERALAJ ARTIKOLOJ.

Esperanto, formo de humanismo.

Claude Piron

Nenio, ŝajnas al mi, povas pli bone difini humanismon ol la verso de la latina poeto Terencio: “Homo mi estas, nenion homan mi taksas al mi fremda”. Baze de tiu konceptado troviĝas sento de solidareco, kiu unuigas la humaniston kun la homo, kun ĉiuj homoj, al kia ajn raso, religio, kulturo ili apartenas.

Esti humanisto, tio estas, tute simple, ami la homon, kaj ami en la profunda signifo de la vorto, tio estas deziri, ke la alia disfloru laŭ la propra naturo, emi rilati kun li kaj lin koni, kaj respekti lin en lia integreco.

Ĉiuj ĉi elementoj retroviĝas ĉeradike de la Esperanto-fenomeno. Povas aperi strange, ke oni dediĉu iun nombron da horoj por asimili lingvon preskaŭ tute senutilan komerce kaj industrie, lingvon, kiun la monda diplomatio igno-

ras, kiun la scienculoj laŭŝajne-senĝene vas kaj kiu ne ligiĝas al multjarcenta kulturo.

Kiu miras pri simila lingvolernado, tiu ne konscias, kiel riĉe la humanisma vastkoreco povas regali personon, kiu lasas sin gvidi de ĝi, nek kiom kontentiga povas esti la sento partopreni en ampleksa agado celanta akceli la afektivan maturiĝon de la socio. Por fariĝi plene plenkreska, necesas forlasi kaj infanecan memcentrismon, kaj abstraktan idealon adoleskulan. Nu, en siaj rilatoj kun la vasta mondo, homo renkontas du tentojn. La unua, infaneca, estas la emo sin enŝlosi en siaj materiaj interesoj senperspektive. Se li falas en tiun kaptilon, la individuo fariĝas cinika, kaj tio, kion li kaŝas sub t.n. “realismo”, fakte estas nur senkuraĝiĝo post trompitaj idealismaj revoj, aŭ memcentra sin-elvolvo sub protekta kokono, ŝirmanta kontraŭ planedaj respondecoj.

La alia tento, tipa pri la aĝo adoleska, konsistas el inklino lasi sinregi de abstrakta idealismo. La kapo plenas per ideoj de sindediĉo kaj la koro batas fervore pri la Tria Mondo kaj la tuta homaro, vibras emocio ĉiufoje, kiam penso venas pri la viktimoj de tiu aŭ tiu diktatoro, de tiu aŭ alia reĝimo diskrim-

1

— pàgina 3 del PDF —

inacia. Sed konkrete, praktike, oni faras nenion, kaj oni plu vivetas rutine, kvankam kun obtuza kulposento.

Esperantismo proponas engaĝon, kiu antaŭsavas kontraŭ tiu duobla stumblo, kaj kies efikoj estas ege pli profundaj, ol unuavide ŝajnas. Ĝi evitigas stumbli en cinikan memcentrismon, ĉar temas pri agado, kiu ne kontentigas pure materian intereson proksimtempan, kaj kiu invitas elŝovi sin el la protekta sfereto. Kaj ĝi evitigas stumbli en nebulecan idealon, ĉar ĝi baziĝas sur konkreta realaĵo, enkarnigita en efektiva komunikilo, kiu, se taŭge regata, ebligas dialogi kun difinitaj personoj el ĉiuj landoj kaj sociaj medioj. Nomoj kiel Ĉeĥoslovakio, Japanio, Brazilo, Irano elvokas ĉe la ordinara civitano bildojn el gazeto aŭ programo televida, aŭ eble turismaj memoroj. Ĉe la esperantparolanto, ili elvokas vizaĝon, adreson, interŝanĝon ĉu rektan, ĉu per letero aŭ kaseto. Ĉiam temas pri tio, ke homo renkontas homon, ke kuniĝas personoj kapablaj senpere esprimi sian vivkonceptadon aŭ rakonti unu al la alia, kio ilin ĝojigas aŭ turmentas.

La socio de la dudeka jarcento ankoraŭ devas sperti gravan ekkonsciiĝon. Ĝi multe parolas pri interkultura komunikado, internacia kunlaboro, teĥnika helpado, k.s., sed ĝis nun ne evidentiĝis al ĝi, ke ĉio ĉi postulas interkomprenilon. Kiel helpi iun, almenaŭ je sufiĉe profunda nivelo, sen havigi klarigojn? Kaj kiel oni povus klarigi, se oni ne disponas komunan lingvon? Ĉu ne estas io sintrotakse senrespekta en la sinteno de tiu, kiu, pretendante helpi aliulon, komencas trudante al li sian lingvan terenon, la mensstrukturojn enkorpigitajn en la propra lingvo, kaj do la tutan propran kulturfonon?

Trudi al birmano, al tajo, al polineziano, al ano el gento bantua, kiuj uzas lingvojn sen konjugacio laŭ la eŭropa signifo de la vorto, lingvon kiel la anglan aŭ la francan, en kiu pritrakti pasintajn aferojn devigas subtile distingi inter “il est alle”, “ill alla”, “il allait”, “il sera alle”, “il ĉtait alle”, aŭ “he went”, “he is gone”, “he has gone”, “he was going”, “he had gone”, “he used to go” ktp. tio estas efektivigi premon sur la kunparolanton, por ke li adaptiĝu al mensa gimnastiko nek komunike nek kulture pravigebla. En esperanto, kiel en la plimulto el la lingvoj de l” mondo, ekzistas nur unu paseo, kaj la nuancojn, kiujn ni esprimas eŭroplingve per tre kompleksa konjugacio, oni tradukas per aliaj lingvaj rimedoj, kiel en la lingvoj aluditaj.

Krome, trudi la anglan aŭ francan, estas utiligi lingvon kun diversfaceta fono historia kaj politika, kiu por multaj simbolas humiligon: en la tuta mondo tiuj lingvoj estas asociitaj al memoroj pri ekonomia kaj kultura premado aŭ pri administrado kolonia, kiuj ne igas ilin aparte simpatiaj.

Esperanto, siaflanke, elvokas neniun ideon pri superregado. Verdire, rilate al la potencaj kaj riĉaj, ĝi aspektas ege senhava. Longe malestimita de la intelektuloj, ignorata de la lingvistiko, rigardata desupre fare de la snoboj,

2

persekutata de ĉiu diktatora reĝimo, ĝi ricevas sian disradiadon nur el la propra kvalitaro, intelekta kaj morala. Neniam ĝin apogis la forto de mono aŭ armiloj, nek eĉ registara rekomendo. Ankaŭ tiurilate ĝi respondas al humanisma idealo. Unu el la bazoj de humanismo ja estas sento pri la digno homa, kune kun volo neniam provi solvi la problemojn perforte. Al forto, humanismo ĉiam preferas la uzon de inteligenteco.

Se ni vere havas la humanisman deziron ekrilati kun la alia, kaj lin koni, nin interesas scii, kion travivas, pensas kaj sentas tiu alikultura homo, kaj komuniki al li aŭ ŝi, kion ni travivas, sentas kaj pensas. Kion alportus al tio neregulaj verboj, akcentoj nefiksaj, gramatikaj genroj, esceptaj pluraloj kaj nekohera derivado? Ĉiu el tiuj arbitraj elementoj inhibicias fremdlingve la spontanean esprimon de la penso, des pli forte, ju pli la gepatra lingvo aliel strukturiĝis. Neniu el ili aldonas ion ajn al komunikado interpersona. Tial la respekto de la persono postulas, ke malsamlingvanoj, kiuj volas rilati inter si, elektu lingvon kiel eble plej liberan je arbitraj elementoj, al kiuj mankas informa valoro. Nur tiel eblas komuniki inter personoj kun malsama gepatra lingvo respektante la integrecon de ĉies kulturaj bazoj.

Tiu rifuzo subpremi, perforti, misformi, kiu kuŝas funde de la ideo pri konvencia lingvo ebliganta al ĉiuj popoloj rilati egalece, estas enplektita en la strukturojn mem de esperanto. Lingvoj kiel la franca, la germana, la angla funkcias kvazaŭ per ediktoj de malnovreĝima centralizema monarko. Kontraste, esperanto estas lingvo kun demokratia, federacia karaktero. En la supre nomitaj lingvoj, la gramatiko emas rompi la vortradikojn, kaj ĉiaspecaj esceptoj abundas, kio signifas, ke la diversaj konceptoj ne havas egalan statuson rilate al esprimeblo. Kiam vi transiras de voir al invisible, al vu, al nous vimes, al visuel, vi difektas, se tiel diri, la fundamentan vorton, tiagrade, ke nur la litero v rezistas la diversajn transformojn. En esperanto vi diras vidi, nevidebla, vidita, ni vidis, vida, kaj la radiko vid restas netuŝata, konstanta, ĉiam respektata en sia propra individueco, kia ajn la rolosen la frazo, kia ajn la koncepto, kiun ĝi helpas naski.

En la okcidentaj lingvoj, la loko de la vortoj estas grandparte arbitre fiksita kvazaŭ de iu centra povo. Se vi parolas france, vi ne rajtas diri je vois le, vi nepre diru je le vois, kun la komplementa pronomo antaŭverbe; se germane aŭ angle, la ordo estas alia, sed vi ne pli liberas. En esperanto, vi povas diri mi vidas lin same bone kiel mi lin vidas. Esprimiĝo, en la internacia lingvo, ekestas per kunlaboro de memstaraj unuoj ĉe respekto de ilia fizika integreco kaj de ilia libereco moviĝi.

La praktika rezulto de tiatipa strukturo estas, ke la lingvon oni lernas pli per inteligento ol per memoro. Nu, invito inteligenti ne nur estas pli efika kaj agrabla, ĝi estas krome estimpruvo por la aliulo, kaj maniero lin trakti kiel

3

— pàgina 4 del PDF —

plenrajtan homon.

Proponi al kunlaboronto uzi Esperanton, tio estas diri al li: “Mi ne volas, ke vi hontu pri via prononco; mi ne volas, ke vi faru erarojn, kiuj riskas vin igi mokinda; mi ne volas, ke vi balbutu aŭ forlasu nuancojn, ĉar la vortprovizo de mia lingvo estas tro komplika, por ke vi ĝin perfekte regu. Tial mi proponas al vi lingvon, en kiu via loka prononco estos respektata egale kiel la mia, lingvon, kies gramatiko ellaboriĝis tiastrukture, ke vi ne faru pli da eraroj ol mi, lingvon kies vorttrezoro tiagrade sekvas la psikolingvistikajn leĝojn de spontanea eldirado, ke la bezonata vorto prezentiĝos al vi en la sama momento, en kiu via penso formiĝos. Tiamaniere, kiam ni kune parolos, vi ne sentos vin fremdulo.”

Kaj efektive, esperanto estas aranĝita tiamaniere, ke la penso, kiam ĝi esprimiĝas, spertas kvazaŭ grandan liberiĝon. Ni forgesis, ke kiam ni estis etuloj, nia maniero paroli karakteriziĝis per lingva kreemo verve disburĝonanta. Ni ne imitis la lingvon de l” plenkreskuloj, ni rekreis ĝin de interne, diserigante la vortojn kaj rekunmetante la erojn laŭ nia fantazio.

Antaŭ nelonge, infano france parolanta diris al mi une feuille carreautee (“kvadratita folio”; la ĝusta vorto estus quadrillĉe) uzante vorton, kiun li formis el carreau, “kvadratforma desegnaĵo”. Alia diris unibraiste (“unubrakulo”) anstataŭ manchot, laŭ la skemo analizebla en unijambiste (“unukrurulo”). Tria, kiu ne retrovis la vorton divorcer (“eksedziĝi”), kreis se demarier (se marier = “edziĝi”).

Dum jaroj, infano kreadas vortojn kaj gramatikajn regulojn uzante bazan materialon ĉerpitan el la lingvaĵo de pliaĝuloj. Sed iom post iom tiu lingva kreemo malaperas, ĉar la plenkreskuloj klarigas al la etulo, kiam ĝi montriĝas lingve eltrovema, ke tio nomiĝas “erari”, kaj la lernejo poste prizorgas la eliminadon kiel eble plej kompletan for de la parolaj kreaĵoj kaj de la persona ortografio.

La gepatroj kaj la lernejo pravas. La infano ja devas asimili gustan lingvouzon kaj lerni korekte manipuli la nacian aŭ regionan idiomon. Lia estonteco parte dependos de taŭga posedo de la lingvo gepatra. Tamen, estas domaĝe tiel nulvalorigi senkompense la lingvan kreivon de etulo.

Esperanto ebligas retrovi tiun fundamentan kreemon sen eĉ iomete malutili al la regado de la lingvo gepatra. Unu el la spertoj, kiuj plej frapas la Esperanto-instruistojn, estas vidi la plezuron, kiun montras plenkreskuloj, kiam ili produktas vorton ĵus elpensitan aplikante la bazajn regulojn de Esperanta vortfarado — ili similas al tiuj, kiujn sekvas la spontanea lingvokreado de infano — kaj ĝoje konstatas, ke oni tuj komprenas ilin. Tiu plezuro remalfermas al ili pordon slositan en la infanaĝo, kaj tio estas psiĥa riĉiĝo, kiun oni ne subtaksu.

4

Sed plej interesas nin ĉi tie observi, ke tiu infana lingvoformado disvolviĝas laŭ la samaj leĝoj en la tuta mondo. Kompreneble, la konkretaj formoj diferencas laŭ la infano, sed la maniero ilin produkti estas ĉie identa.

Kiam oni uzas komparan lingvistikon, oni komence miras pri la diverseco de la homaj lingvoj. Sed se oni profundiĝas en la studo, oni baldaŭ rimarkas, ke tiu supraĵa, forma diverseco kaŝas rimarkindan identecon je pli profunda nivelo.

Kio komuna estas, genetike kaj kulture, inter malajo, irano, germano, japano kaj marokdevena israelano? Nemulte, aŭ nenio. Tamen en la lingvo de ĉiu el ili la vorto, kiu signifas “malsanulejo”, “hospitalo”, formiĝas ekzakte sammaniere, laŭ la skemo de la germana Krankenhaus. Kio komuna estas, historie, inter franco, ĉino kaj orientzairiano? Nenio. Tamen, en iliaj lingvoj, la vorto “nevidebla” konsistas el la samaj elementoj: unu, kiu esprimas la neon, unu la vidon, kaj unu la eblecon.

Igante la vortfaradon eksplicita, Esperanto senpere kondukas al io universala en la procezo, laŭ kiu la homa menso analizas la realon. Ĝi kaptas la koncepton je la nivelo, kie ĝi formiĝas, kaj tiel estigas samtempe pliprofundiĝon kaj plivastiĝon: pliprofundiĝon, ĉar ĝi malsupreniras al nivelo pli baza ol tiu de la formoj uzataj en la etnaj lingvoj; plivastiĝon, ĉar gi malkovrigas, ke nia maniero nin esprimi, se oni forskrapas la eksteran tegaĵon, vastiĝas al la tuto de la gentoj de l” mondo. Ankaŭ ĉirilate Esperanto montriĝas perfekte humanisma: tiu duobla ampleksiĝo, vertikala kaj horizontala, ja igas pli bone koni, pli bone kompreni la homon.

Sed se Esperanto atingas nivelon pli universalan ol la ceteraj lingvoj, tio ne fariĝas abstrakte, sed laŭ tre konkreta sistemo. Vortojn ĝi uzas, ne konceptojn, kaj ili havas propran individuecon muzike, ritme, origine kaj etose.

Se oni trovas ĉiulingve universalan analizon de la realo, oni ĉie trovas ankaŭ enlingviĝon de tiuj apartaj kulturo, historio, maniero pensi kaj senti, kiuj distingas ĉiun popolon de ĉiu alia, tiel ke necese ekzistas en ĉiu gento netradukeblaj nocioj.

La baza vortprovizo de Esperanto konsistas el pruntoj; sekve, la vortoj transiris al la internacia lingvo portante kun si la plimulton el la harmonioj de la origina idiomo. Kiam esperantparolanto diras “kreteno”, la etoso de l” vorto estas pure franca, sed kiam li diras “hejma”, li elvokas tipe ĝermanan atmosferon, tiun varman rilaton al la domo, al la familio, kiun neniu franca vorto povas esprimi. Kaj kiam li diras “klopodi”, por esprimi iun strebadon, iun penadon direktitan al difinita celo, li vivigas tutan kulturan mondon specife slavan.

Videble, universaleco, ĉe esperantisto, idua, konkreta, vivanta. Jen eble kial multaj esp

estas enkarnigita en io indivntistoj tiel forte korligiĝis

— pàgina 5 del PDF —

al la propra vivloko. Ili estas homoj, kiuj amas sian regionon, kaj kiuj amas ŝin amigi.

Similan rimarkon eblas fari pri literaturo. Esperantparolantoj ŝatas diskonigi la belaĵojn de sia kulturo. Pro tio ili tradukadis, refoje ame, la plej rimarkindajn tekstojn, kiujn produktis la verkistoj de ilia gento. Kiu, se ne esperantisto, povas legi el tradukoj same fidelaj kiel la internacilingvaj svedan poezion, hungaran teatran repertuaron, historiajn tekstojn japanajn kaj la grandan epopeon de la literaturo argentina? Apenaŭ Esperanto penetris en Afganistanon, kiam notinda slovaka antologio aperis en la internacia lingvo. Mi ne scias, ĉu la junaj afganaj esperantistoj deziros legi la verkojn de tiu kolekto, sed se jes, ili povos tion fari. Esperanto malfermas al ili la pordon de literatura mondo, al kiu nek la gepatra lingvo, nek la angla, se entute ili lernis ŝin, ebligus ilin akiri.

Mi foje vizitis italan esperantistan laboristinon, kiu loĝis en speco de kabaneto, kie nek flua akvo nek elektro haveblis. Sur la unusola librobreto videblis i. a. libro de estona literaturo, fabelaro rekte esperantigita el la bengalia kaj unu sudamerika verko. Tiun saman kulturan diversecon mi retrovis multokaze, ekzemple en la salono de ĝeneva esperantistino, kaj en ĉina singapura hejmo, ĉe esperantisto, kiu estis submastro en fabriko de biskvitoj.

Ĝoji, suferi, dubi, ami, malami, timi, angori, esperi, tiuj estas universalaj homaj spertoj. Sed la formoj, laŭ kiuj ili manifestigas, la situacioj, kiuj elvokas ilin, la reagoj de ili kaŭzataj diferencas laŭ la socio, laŭ la persono. Konatiĝi kun la literaturoj de l” mondo, signifas ekkoni samtempe la universalecon kaj la diversecon de la homo.

Kulturoj estas kiel homoj. Ĉiu el ni havas vizaĝon, sed neniu havas vizaĝon identan kun iu alia. La esperantista humanismo konsistas grandparte el jeno: malkovri la vizaĝon, kiom ĝi estas aparta, unika, neanstataŭigebla, sed malkovri ankaŭ, ke ĝi estas homa vizaĝo, kiu, estante tia, povas esti konata, komprenata kaj ŝatata, tiel ke renkonte povos esti la deirpunkto por labori kune, interŝanĝi konfidencojn, aŭ partopreni en komuna zorgado, kaj sekve la bazo de morala pliriĉiĝo, kies valoron subtaksi ne eblus.

Tiu deziro konigi la homon sub ambaŭ aspektoj, universala kaj unika, naskis en la mondo malmulte konatan kulturan fenomenon: originalan literaturon, kies lingva portanto estas Esperanto.

Ekde kiam la lingvo aperis, tiuj, kiuj lernis ĝin, sentis la bezonon ĝin uzi literature. La verkoj, komence mallertaj, pli kaj pli perfektiĝis, kaj kelkaj grandaj poetoj kaj prozuloj transformis la iom rigidan kodon de la komenca periodo al lingvo ekstreme fleksebla, verva kaj esprimriĉa. La ĝenerala publiko tion ne scias. Ĝi imagas, ke Esperanto estas nun tia, kia ĝin proponis Zamenhof, Estas erare. Kelkaj literaturistoj aparte talentaj forte influis la lingvon,

6

kaj povi profiti de ilia ama flegado estis por Esperanto gravega bonŝanco.

La celo de Esperanto estas servi kiel ponto inter diversaj kulturoj. Eble tial la homoj, kiuj originale verkas tiulingve, ofte pritraktis temojn plurnaciajn aŭ plurvidpunktajn. Ekzemple, pluraj romanoj de la hungaro Baghy temas pri la rusa enlanda milito, kiun la aŭtoro travivis en Siberio, kaj prezentas la eventojn egale el ruĝpartia kiel el blankpartia vidpunktoj. La ĉefverko de la franco Raymond Schwartz, Kiel akvo de l’ rivero, disvolviĝas jen en Francujo jen en Germanujo dum la du mondmilitoj, sed la situacioj estas, se tiel diri, perceptataj de interne laŭ perspektivo jen germana jen franca. Ne estas dubo pri tio, ke la originala esperanto-literaturo prezentas per si gravan kontribuon al vera humanismo, rigardata kiel esence universaleca.

Per sia naturo mem, humanismo implicas tendencon superi la landlimojn, kaj precize pro tio inklinas al universaleco. Multaj formoj de humanismo, en la historio, utiligis lingvon, kiu ne apartenis, aŭ ne plu apartenis, al nacia, kiel la ŭenjan (malnova nur skriba ĉina lingvo) en Ekstremoriento, la sanskrita sur la hinda subkontinento, aŭ, en Eŭropo, la latina. Tiel la membroj de la elitoj sur vastaj partoj de la mondo interkomunikis sen senti sin fremdaj inter si.

Niaepoke, la publika instruado kaj la teĥnikaj komunikrimedoj tiel disvolviĝis, ke uzi internacian lingvon rezervitan al elito kaj al nur parto de la terglobo estus arĥaike. Krome, la klasika humanismo, se ne korektita iamaniere, prezentas la riskon instigi al retrofuĝo en la pasintecon. Sed la ideo, ke homoj devas povi renkontiĝi kiel homoj, kia ajn la gepatra lingvo, neniel perdis sian’ aktualecon.

Se la homoj ne estu fremdaj unu por la alia, necesas strebi al tio, ke ili renkontiĝu kiel egaluloj sur la plej specife homa tereno, la tereno de dialogo, de interkomunikado, por ke ĉiu, konservante la proprajn lingvon kaj kulturon, povu kontakti aŭtente la reston de la mondo sen devi novvesti sin per alilanda identeco. = j

Intereso al la homoj en la eksterordinare diversaj situacioj„en kiuj ili troviĝas, allogo por la bunta kultura panoramo, kiun la homaj socioj naskis, respekta konsiderado al la anoj de aliaj gentoj kaj sociaj klasoj, rigardataj kiel egalaj al ni laŭ digno, kiom ajn ili diferencas de ni: jen la bazaj sintenoj, kiujn disvolvas la esperantista humanismo.

Kredi, ke tiuj sintenoj povos rapide disvastiĝi al la tuto de la homoj, aŭ eĉ nur ĉe tiuj, kiuj, en la mondo, forĝas la publikopinion, estus fali en bedaŭrindan utopion. Por ami la homfraton, kaj senti por li la konsideradon postulatan de la humanisma sinteno, kiu konkretiĝas en Esperanto, necesas ne timi lin, kaj ankaŭ ne timi malkovri, kio ni estas. Ĉar superi tiajn limojn ne estas facile, retiriĝo en sin, etnocentrismo, fuĝemo antaŭ la risko ekvidi en la aliulo, pro la reciproka ĝisfunda kompreno, ion, kio povus veki en ni sindemandojn

7

— pàgina 6 del PDF —

pri la propra praveco, ĉio ĉi estas multe tro forta en la socio, por ne mobilizi gigantan potencialon de antaŭjuĝoj, malestimo kaj indiferenteco kontraŭ la progreso de Esperanto kaj de la pensmaniero, kiun ĝi respegulas. La moderna socio multrilate similas ĝangalon, kie estas tro urĝe defendi ‘kaj kreskigi la konkeraĵojn, por ke oni havu la tempon starigi al si la demandojn, kiujn devus naski aŭtenta humanismo.

La esperantistoj neniel kalkulas kun rapida progresado aŭ kun la ĝuo agnoski venkon post venko. Tamen ili plu strebas persiste. Preskaŭ jarcento da historio internacilingva ja ebligis konstati, ke neniam la humanismo, kies portantoj ili estas, ĉesas altiri vivajn fortojn. La homo estas indiferenta kaj egoisma, jes ja, sed ankaŭ sindonema kaj larĝmensa. Kio estas malsama kaj nekonata timigas, jes ja, sed ĝi ankaŭ allogas. Neniam Esperanto interrompis sian malrapidan, sed konstantan progresadon. Ĝi penetris en Madagaskaron antaŭ apenaŭ jardeko, kaj nur antaŭ tri monatoj okazis la unua Esperantokongreso pakistana. Jes, Esperanto trankvile iras sian paŝ-post-paŝan pluiradon. Kaj tio sufiĉas por pravigi la penojn dediĉatajn al ĝi.

B. FAKMETODAJ KAJ DIDAKTIKAJ TRAKTAĴOJ.

Fremdlingva orientado pere de Esperanto.

Helmut Sonnabend

Fremdlingva orientado en la senco pli bone kompreni iun ajn fremdan lingvon signifas: ebligi al la lernanto la klarajn ekkonon kaj komprenon kiel kvazaŭan travivon de modela lingvo el ĝia radiko ĝis ĝia harmonia disbranĉiĝo.

Nia konstanta problemo ekde la fino de la dua mondmilito estas ekzemple instrui la anglan lingvon al ĉiuj infanoj. Ankoraŭ antaŭ la dua mondmilito la lernado de fremdaj lingvoj estis dediĉita nur al gelernantoj en gimnazioj kaj mezgradaj lernejoj. La kono de fremdaj lingvoj estis la privilegiita etiketo de la pli alta socia tavolo.

Ĝis kia grado siatempe oni lernis la lingvojn, statistike ne estas registrita. Tamen, kiu iom atente observas la fremdlingvan interkompreniĝon, konstatas ke krom la etiketo ne multas la substanco.

Kompreneble ne nur lingvopolitikaj pretendoj kaŭzis la ĝeneralan instruadon de fremdaj lingvoj: en orienta Eŭropo la rusa, en nordokcidenta Eŭropo la angla, kaj en la sudokcidenta la franca lingvo kaj ankaŭ la germana, sed same la vera bezono al lingva interkompreniĝo.

La angla lingvo estas fakto en germanaj lernejoj kaj certe ankaŭ en multaj

lernejoj ekster Germanio. La malnova metodiko ne konis la zorgojn de la

nova. Ĝi povis konsideri sufiĉan lingvan talenton aŭ almenaŭ eksterlernejan apogon fare de la gepatroj aŭ perhelpe de privataj instruistoj.

Kiu pristudas aŭ almenaŭ trafoliumas modernajn lernolibrojn ekkonas la grandan ŝanĝon en la prezentado de la lingva materialo, abundas la akompana instrumaterialo, same la teĥnikaj eblecoj. Sed la fremda lingvo devas ekesti en la kapoj de la infanoj, ĝi devas formiĝi parole sur la lango kaj finfine fariĝi lingva parolo. Jen estas la vera problemo, ĉar nun alfrontas nin ĉiuj infanoj — lingve talentaj kaj malpli talentaj.

Ni uzas pedagogie ŝajne certigitan paŝon: la diferencigo almenaŭ laŭ A-

9

— pàgina 7 del PDF —

—

kaj B-grupoj. Estas notinde, ke gimnazio ne uzas tiun klasifikon, ankaŭ ne la mezgradaj lernejoj. Kiam ni nur supraĵe ordigas la instruadan strukturon, ni povas distingi gimnazian anglan lingvon, anglan lingvon de mezgradaj lernejoj kaj la anglan lingvon de ĉeflernejoj klasifikita en A-angla kaj B-angla lingvo. Multaj lingvopedagogoj diras al mi, ke B ankoraŭ estus tro ampleksa kaj oni devus pli diferencigi.

Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi vojo al lingva interkompreniĝo estas pli ol duba.

Kion fari?

En Malsupra Saksio la anglalingva instruado estas entenata en la tabelo de studobjektoj por la Elementa lernejo — ekde la tria klaso. Pluraj lernejaj eksperimentoj jam okazis. Ĝenerale la konkludoj estas jenaj:

– konsideri la situon de duagradaj lernejoj por senpere daŭrigi la anglan lingvo-instruadon,

– en la Elementa lernejo devas esti sufiĉa nombro da instruistoj kun anglelingva fakulto,

— organizi lokajn kursojn por interŝanĝi spertojn,

— ebligi la partoprenon en lingvaj kursoj okazontaj en Britio,

— esplori, ĉu eblas dungi britajn asistantojn,

— necesas, ke instruistoj de duagradaj lernejoj antaŭe informiĝu pri la anglelingva instruado en la triaj kaj kvaraj klasoj, por eviti la didaktikan kaj metodikan rompon,

— teste konstati la lingvan konon de la lernantoj antaŭ ol ili transiros al alia lerneja sistemo.

Do, la problemo ne nur estas la infano, sed pli la instruisto. Se ni efektive je favoro de nur unu lingvo decidus fari ĉiujn fortajn streĉojn, ni ankaŭ devus postuli, ke ĉiu instruisto de elementa lernejo samtempe estu la lingvo-instruisto. Ni evitu, ke niaj infanoj inter ok kaj naŭ jaroj jam suferu la fakinstruistan sistemon!

Ni esploru iom alian demandon! Ĉu la frua lernado de la angla lingvo estus por niaj infanoj vere utila? Inter pluraj konsideroj kiuj kontraŭas la frulernadon mi nomas du:

1. La infanoj ne egale lernas la anglan lingvon. Post kelke da semajnoj montriĝas, ke pluraj infanoj bone kaptas la novan lingvon, facile prononcas ĝin kaj bone regas rolojn en lingvaj ludoj. Aliaj pli malpli lernas, sed ofte silentas. Sed estas pluraj, kiuj ne komprenas, ne kapablas fari utilajn paŝojn. La instruisto tre baldaŭ scias grupigi siajn infanojn laŭ iliaj kapabloj. Je la fino de la Elementa lernejo ĉio estas klara: infanoj por la gimnazio, mezgrada lernejo, ĉeflernejo: A-klasoj kaj B-klasoj.

10

Sed post la Elementa lernejo sekvos la Orientiĝa Ŝtupo — tre nova tipo de nia lerneja sistemo. Ĝi havas la taskon doni al la infanoj la eblecon sinorienti en matematiko kaj en la angla lingvo. Sed multaj infanoj jam antaŭe konstatis, ke la angla lingvo malfavoras ilin. Jam en la elementa lernejo ili perdis siajn ŝancojn por viziti gimnaziojn kaj mezgradajn lernejojn.

2. La gepatroj hodiaŭ ofte ŝanĝas pro profesiaj kaŭzoj sian loĝlokon. La lernejaj sistemoj de federaciaj landoj ne estas unuecaj.

La mikskoloraj klerigenhavoj ne nur incitis la federacian registaron. Trafita ankaŭ estas la fremdlingva instruado. La angla lingvo ne ĉiam estas la unua instruata lingvo. Se ni emfazas konstante samajn ŝancojn por ĉiuj infanoj, ni nepre ordigu la fremdlingvan instruadon antaŭ ĝia oficiala enkonduko en la Elementan lernejon.

Ĉu nun entute estas konsilinde ne instrui fremdan lingvon? Ĉu ni povas lasi ĉion kiel ĝis nun? Kial niaj infanoj jam eklernas matematikon en la unua klaso? Por lerni elementojn de la matematiko. Kial niaj infanoj lernas la unuajn gramatikaĵojn de la propra lingvo? Por ekkoni la fundamentojn de la lingvo. Tial ankaŭ ili jam renkontiĝas kun geografiaj, biologiaj, historiaj, fizikaj temoj. Manlaboro, sporto kaj multaj aliaj aferoj riĉigas la vivon en la Elementa lernejo.

Tiel bone preparitaj niaj infanoj transiros al duagradaj lernejoj kaj ĉiuj fakoj tie estas al ili malfremdaj. La infanoj plene trankvile daŭrigas sian lernadon. Nova por ili estas la fako fremdlingvo. Ĝi estas efektive tiel fremda kiel la fako mem. Mankas ĉiuj bazaj elementoj kaj fundamentoj.

Ĉiuj lernpsikologiaj teorioj pruvas, ke la instruado de fremdaj lingvoj estas des pli efika ju pli frue ĝi okazas. Se ne estas konsilinde instrui la anglan lingvon, tiam ankaŭ ne la francan aŭ la rusan aŭ la germanan. Certe ili restos ankoraŭ por pli longa tempo la cellingvoj en la diversaj regionoj de la mondo…. Ni bezonas por niaj Elementaj lernejoj modelan lingvon kiu estas malferma al plej eble multaj fremdaj lingvoj. La mekanismo de tiu ĉi lingvo devas esti tiel simpla kaj samtempe tiel trafa, ke la infanoj ekkonu la internan strukturon de funkcianta lingvo. La infanoj lernu “kio estas lingvo” tiel klare ĝis la epiteto “fremda” perdiĝas. Tiu modela lingvo devas havi klaran sonsistemon, t.e. ĉiu sono devas esti klare difinita. La ortografio ne malfaciligu la skribon, do la ortografio devas rilati al la sonsistemo. Jen estus granda avantaĝo rilate la nacian ortografion: la malkovro de la rilatoj inter sono kaj signo!

Tiu modela lingvo plue devas posedi riĉan vorttrezoron. Ĝi donus tuj du avantaĝojn: kiam la infanoj lernos la devigajn fremdajn lingvojn, ili jam konas multajn vortojn troviĝantajn same en aliaj lingvoj; krome ili ekkonos

1

— pàgina 8 del PDF —

la parencecon inter la lingvoj.

Kiu lingvo plenumas tiujn kondiĉojn? Kiu lingvo povus servi por lingva orientado? Kiu lingvo helpas pli bone lerni aliajn fremdajn lingvojn? Kiu lingvo donas al ĉiuj infanoj veran klerigŝancon?

La lingvo Esperanto plenumas fakte ĉiujn kondiĉojn. Internaciaj testoj en pluraj landoj kaj diversaj lernejoj esploris tutan aron da kriterioj. Ĉiuj analizoj estas pozitivaj.

Tamen mi avertas antaŭ la opinio, ke Esperanto nur estas instrumento de la lingvodidaktiko. Ĝi estas lingvo kun ĉiuj konsekvencoj. Lingva orientado ankaŭ signifas ĝian lernadon. Post kelke da semajnoj ekestos la unuaj internaciaj kontaktoj. La infanoj baldaŭ ekkonos ĝian komunikan valoron kaj malkovros la vastan internaciecon de tiu ĉi lingvo.

Ekde 1981: Esperanto en gimnazioj.

Kun ĝojo ni komunikas al vi, ke Esperanto estas akceptita far la instrureformo ankaŭ en la gimnazioj kiel elekteble tria fremdlingvo. Vidu la leteron n-ro 22.011/1978 de la Ministerio pri Instruado. Ĝin subskribis dr. Komoroczky Sdndorne, estro de mezlerneja ĉefsekcio. Tiu letero nomas tiujn fakultativajn lernobjektojn, kiuj estos laŭelekte sed devige instruataj en la 3a kaj 4a klasoj. En la listo la unuan lokon okupas Esperanto (kiel tria lingvo). La leteron ricevis ĉiu gimnazia direktoro.

Pegadogia cirkulero de Instrua Komisiono de HEA.

La sciigo atingis nin neatendite kaj surprize. Tiuokaze ni petis intervjuon de tiu, kies merito estas tiu ĉi eksterordinara rezulto: de profesoro Szerdahelyi.

— Ĉu ĝi estas venko?

— Ĉu venko? Ne, tro granda venko ĝi estas. Ĝi estas rezulto de longjara klopodado kaj ĉiama, kontinua kaj senintermita argumentado.

— En la Akademia Komisiono, kiu antaŭpreparas la ĝeneralan lernejan

reformon vi reprezentis Esperanton. Ĉu vi estis sola, aŭ ĉu vi havis help-

antojn?

— “Videblajn”, senperajn helpantojn mi ne havis. La plej granda parto de la membroj estis aŭ kontraŭa, aŭ indiferenta rilate la internacian lingvon. Estas karakterize, ke, kiam mi faris mian plenaran raporton pri la temo parto

12

el la membroj ekstaris kaj manifestacie forlasis la kunvenejon. Du-tri kolegoj bonvoleme alparolis, sed tro decide apogi min ili ne kuraĝis.

— Tamen vi sukcesis…

— Ne. Mi fiaskis. Mi fiaskis, ĉar mi proponis enkonduki Esperanton ne en la mezajn lernejojn, sed, kiel propedeŭtikan lingvon en la bazajn lernejojn.

— Kiel tamen okazis, ke la Ministerio tiel decidis?

— Estas lingvo-politika demando. En la bazaj lernejoj ne povas esti du fremdaj lingvoj. Sed la reformo ebligas instrui du, eĉ tri lingvojn en la meza lernejo. Tial mia fiasko estas nur parta: mi fiaskis en la baza lernejo, sed mi sukcesis en la meza.

— Kiun signifon vi atribuas al tiu nova rezulto?

— Eksterordinare kvalitan [kaj ne kvantan!] signifon. Okazas la unuan fojon en la historio de nia lerneja sistemo, ke Esperanto havos oficialan progr-

amon, oficiale eldonotajn instru-fontojn [instruistan gvidlibron, lernolibron,

magnetofon-bendon, diafilmserion ktp], eniras en la liston de la oficiale instrueblaj lingvoj apud la rusa, angla, germana, franca, hispana, itala kaj latina. Pripensu: en la hungaraj mez-lernejoj oni instruas ok lingvojn, kaj unu el inter ili estas Esperanto. Ĉu tio ne estas eksterordinara evento?

— Vi diris “kvalitan”. Kaj kvantan tute ne?

— Eble ankaŭ kvanta altiĝo povas okazi, sed pri tio mi nun ne estas konvinkita. Oni povos ĝin instrui nur en tiuj lernejoj, kie funkcias ŝtate diplomitaj mezlernejaj pedagogoj. Ĉe ni diplomiĝas kvar, kvin studentoj jare. Ekde nia funkciado ni havas iom pli ol trideko da diplomitoj. La nova situacio efikos pozitive ankaŭ en la universitato. Povas okazi, ke estonte pli da studentoj alprenos la fakon. Sed pri tio mi ne estas tute konvinkita. Ni vidos.

— Vi parolis pri programo kaj instrufontoj. Ĉu ili jam ekzistas?

— Jes, parte. Sed kiel! La 20an de oktobro pertelefone oni mendis de mi la programon kun la limdato je la 1-a de novembro. Tuj post la programo [precize: la 6an de novembro] oni mendis ĉe mi la lernolibron por la tria klaso de la gimnazio [unua studjaro por Esperanto] kun la limdato je la 8a de decembro.

— Ĉu eblas verki lernolibron dum unu monato?

— Post multaj verkitaj de mi lernolibroj mi povas tutkonscie deklari ke ne.

— Kaj ĉu vi tamen faris kun la Pedagogia Instituto kontrakton?

— Mi estis en tia situacio, ke mi ne povis ne fari. Nome: se nun mi ne estus akceptinta, la lernolibro ne estus povinta aperi en la sekva, nur en iu postsekva jaro, sed ankaŭ tiam ne tute certe. La Instituto intencis instruigi laŭ mia Esperanto 1. Sed pri ĝi mi scias, ke en gimnazio ĝi ne taŭgas. Mi falis do en tian teruran situacion, ke mi devis subskribi la kontrakton por savi la situ-

13

— pàgina 9 del PDF —

acion…

— „des pli, ke neniu krom vi estus povinta tion fari. Mi tutkore dankas vin.

Enkonduko al la programo. d-ro Istvin Szerdahelyi

La internacia lingvo Esperanto estas la rimedo de mesaĝkomunikado, informiĝo kaj informado en la internacia inform-trafiko. Ĝia celo kiel instruobjekto estas kontribui per siaj specifaj rimedoj al la ĝeneralaj instruedukaj celoj de la gimnazio.

La specifaj trajtoj de Esperanto estas la jenaj:

a. ĝi estas internacia lingvo, sekve:

a. ne havas etnan medion, do ĝi estas politike neŭtrala;

b. ne havas gepatrolingvan komunumon, tial en la internacia trafiko ĝi

plenumas helplingvan funkcion;

b. ĝi ne elformiĝis historie, sed estas laŭplane kreita, tial:

a. ĝia leksiko konsistas el la internaciaj vortoj, troviĝantaj en la plejparto

de lingvoj;

b. ĝia gramatiko estas formaligita: ĝi estas la minimumo-modelo de la

hindoeŭropaj lingvoj.

La konataj komponentoj de la socialisma personecevoluigo estas la personigo, t.e. evoluigo de individuaj kapabloj kaj trajtoj; la socialigo, t.e. la akomodiĝo en la socio, kaj la klerigo, t.e. la socia, intelekta riĉigo. Al la plenumo de tiuj taskoj devas kontribui ankaŭ Esperanto kaj paralele evoluigi la fremdlingvajn aktivecojn, nome la komprenon kaj parolon, la legon kaj la skribon, kiel la bazajn formojn de la informaĵ-komunikado. El la kompleksa karaktero de la lingvo sekvas ke ankaŭ la lingvoinstruado havas kompleksan taksosistemon:

1: praktikan,

2: klerigan, kaj

3: edukan.

La ĉefa tasko estas la alproprigo de parola kaj skriba lingvouzo. Tiu ĉi

14

Komuna resumaro de sciencaj revuoj. B. Frank Bohringer

Komo kaj Informo, komuna resumaro de diverslingvaj sciencaj revuoj. La resumoj estas aŭtentikaj tekstoj skribitaj far la aŭtoroj de la koncernaj originalaj publikaĵoj diverslingvaj. Se mankas post la resumo sciigo pri tradukisto, la resumo estas originale verkita en la internacia lingvo.

Frua subtenado per instruteĥnologio.

Steg, Doreen et al.: Friihforderung durch Unterrichstechnologie: Ein Bericht ŭber ein Sechsjahresprojekt zur kognitiven Entwicklung (1 970-1976), [Frua subtenado per instrutehĥnologio: Raporto pri sesjara projekto rilate la kognitivan evoluon (1970-1976)], Kybernetik und Bildung NI, 1977, pp. 93-99.

Ni jen resumas la rezultojn de vertikalesploro komenciĝinta antaŭ sep jaroj. La esploro okazis kun dekkvin infanoj el la malsupra tavolo. La origina plano estis, evoluigi por infanoj 3- ĝis 5-jaraĝaj frulego- kaj parolprogramojn laŭ klerigteĥnologia bazo. Sekve ni intencis pluobservi tiujn infanojn en la baza lernejo por konstati postajn efikojn de la teĥnologia bazita fruinstruado sur lernejaj atingoj.

La procedo konsistis el ĉiutagaj ekzercoj ĉe komputor-asistaj “parolanta tajpilo” kaj “parolanta paĝo”. Ni speciale observis la aŭdan kaj vidan perceptadojn, duarange litero- kaj vort-ekkonadon. Fine de tiu trifaza instruvojo la infanoj helpe de la lernitaj vortoj rakontis proprajn rakontojn, kiujn ni poste programigis por la instruiloj.

Komence kaj fine de ĉiu jaro en Early Childhood Center, poste fine de ĉiu unuopa lernejojaro ni testis la infanojn por ricevi datenojn pri ilia intelekta evoluo, ilia perceptokapablo kaj iliaj parol- kaj leg-kapabloj. Jen kelkaj el la iom signifaj ĝeneraligeblaj eltrovoj ĉe la infanoj el la malsupra tavolo:

1. — Signifike pozitiva korelado ekzistas inter la tempo pasigita ĉe la

— pàgina 10 del PDF —

instruaŭtomato kaj la restad-daŭro en la Early Childhood Center unuflanke, kaj la plipostaj povumoj en matematiko, vort-ekkono kaj lego-kompreno.

2. — Inter la ŝanĝigo de la inteligentec-kvociento kaj la lernkresko ne ekzistas signifa korelado. :

3. — Ankaŭ inter la inteligent-kvociento kaj la atingita povumo ne ekzistas signifa korelado.

4. — Tute sendepende de la komencaj inteligentec-testo kaj perceptotesto rilate ties rezultojn (la inteligentec-kvociento atingita en la antaŭtesto estis 71,8) tiuj infanoj atingis ĉe pli postaj lego- kaj matematiktestoj minimume sammulte kiel la mezumo de ilia aĝgrupo,

Adreso de la aŭtoro: prof. d-ro D. Steg, 33rd and Market Streets, Philadelphia 19104 Usono. Esperanto-traduko: Goar Engelinder.

La anticipo de instruefiko kaj de la tempobezono.

Frank, Helmar: Die Lehrerfolgs- und Zeitbedarfsprognose mit dem [-m-Diagramm [La anticipo de la instruefiko kaj de la tempobezono surbaze de la (-n-diagramo], GrKG 18/2, 1977, pp. 45-56.

La daŭro t de la instruado de instruaĵo dividite per ties informenhavo 1 estas nomata malkoncizeco B de tiu instruado. Same kiel la efikanco m (t.e. la kvociento de la teorie minimuma instrutemo per la samsukcesa reala) ankaŭ $ dependas ne de la lernanto sed pli-malpli nur de la tipo de la instrusistemo (t. e. la instrumaniero kune kun la instruilo), se retrokuplado de la lernsistemo al la instrusistemo dum la leciono mankas aŭ ne gravas. Mezuri 1, 7, la laŭprocentan antaŭscion po, la laŭprocentan scion p, atingitan dum la instruado kaj la lernrapidecon C., de la lernantoj ebligas elkalkuli la koordinatojn 8, m de la karakteriza punkto de la uzata instrusistemo en kartezia koordinatsistemo nomata $-n-diagramo. Inverse el tia punkto kalkuleblas 1=ĝ/ kaj

pr=1-(1-p)) e “VN

La kontribuo de la instrusistemo al la instruefiko dependas nur de la produkto Pn. La klasika prelego havas pli-malpli la saman, malgrandan produkton Bn kiel perkomputore programitaj instrusistemoj. La duoblan Bm havas kaj la tradicia klasinstruado, kaj aŭdvida, paralela instrumaŝino programita laŭ la t. n. v-t-didaktiko.

Adreso de la aŭtoro: prof. d-ro Helmar Frank, Rolandsgŝrten 2, D-4790 Paderborn, FRGermanujo. Resumo originale verkita.

Nl

Semantikaj retoj en komputor-subtenata instruado.

Brunnstcin, Klaus: Semantische Netze im computer-gestiitzten Unterricht (Semantikaj retoj en komputor-subtenata instruado], Kybernetik und Bildung NI, 1977, pp. 118-129. :

Post enkonduka pravigo, kial metodoj por la informhavigo en la komputorsubtenata instruado estas esplorataj, oni enkondukas la terminon “inform-retoj” (aŭ “semantikaj retoj”) kaj komentas ĝin per diversaj ekzemploj. Sekvante oni klarigas, kiel surbaze de tiaj retoj oni povas ebligi naturlingvan komunikadon alpreninte sintaksajn regulojn. Estas pritraktata la propono de K. Haefner, kunligi informretojn kaj metododeponejojn. Poste oni diskutigas kelkajn rimarkojn pri prezento kaj uzo de statika kaj proceza scio. Fine estas atentigate pri la neceso de “moderna” informteorio, kiu klopodas harmoniigi sciojn de kibernetiko, informadiko kaj dokumentad-sciencoj inter si.

Adreso de la aŭtoro: prof. d-ro K. Brunnstein, Schliiterstr. 66-72, D-2000 Hamburg

13, FRGermanujo. Esperanto-traduko: Goar Engelander.

Pri la valoro de redunda informo.

Krah, Wolfgang: Zum Wert redundanter information [Pri la valoro de redunda informo], GrKG 18/2, 1977, pp. 57-60.

Redunda informo estas valora por la adresato nur tiam, kiam la elspezo (1) por lia akiro estas pli malalta ol la elspezo (2) por atingi ĝin el memoro. Oni trovas kiel elspezodeterminajn faktorojn rilate (1): la elspezon de tempo, la elspezon de aktivecoj ĉe la akiro de la informo kaj la prezon de la informo. Rilate (2): elspezon por la serĉado de la informo en la memoro, la elspezon de la transporto, la elspezon por la transformo de la informo en aliajn lokotempajn, lingvajn kaj logikajn informojn. La praktika utilo de la mezuroj de tiuj ĉi partaj elspezoj estas montrita per diversaj ekzemploj. Pli detale oni pritraktas la problemon de la optimuma redundo de tekstoj direktitaj al specialaj legantoj.

Adreso de la aŭtoro: D-ro W. Krah, Quakenbrŭcker Strasse 10, D-4558 Bersenbrick, FRGermanujo. Esperanto-traduko: Brigitte Frank-Bohringer.

Kulturo kiel sistemo de signoj. ; Pawlowski, Tadeusz: Kultur als System von Zeichen [Kulturo kiel sistemo de signoj], GrKG 18/1, 1977, pp. 12-18.

Per la transmeto de semiotikaj terminoj kaj metodoj al la kampo de la kulturaj fenomenoj la reprezentantoj de la semiotika aliĝmaniero esperas gajni la sekvontajn avantaĝojn: (1) Tiel eblas egala pritrakto de ĉiuj kulturaj fenom-

NI

— pàgina 11 del PDF —

enoj helpe de precizaj semiotikaj metodoj. (2) Tio ebligas tiri science pravigitan limon, kiu disigas la kulturajn fenomenojn de la naturaj. (3) Tio liveros sciencan teorion por la klarigo de kulturaj fenomenoj.

Ĉu tiu ĉi espero estas pravigita? Ĉu la semiotika aliĝmaniero liveros la atendatajn rezultojn? La respondo devas esti “ne” klare kaj difinite. La ebleco de unueca teorio de kulturaj fenomenoj, kiuj estas konstruitaj helpe de semiotikaj metodoj, ankoraŭ estas en malproksima estonteco. Plie: estas eĉ malfacile antaŭvidi kiel atingi tiun celon. Kulturaj fenomenoj estas tro diversaj kaj komplikaj por esti malfermitaj por semiotikaj metodoj entute. Krom tio la plivastigita nocio de “signo”, kiun oni akceptas en la semiotika aliĝmaniero, ne liveras taŭgan ilon por fari koherecon kaj science pravigitan disigon inter kulturo kaj naturo.

Adreso de la aŭtoro: prof. d-ro T. Pawlowski, Wierzbowa 38w.48, PL-90 245 Lodz. Esperanto-traduko: Brigitte Frank-Bohringer.

Rosseau kaj montara civito.

Gacond, Claude: Rossegu kaj montara civito, Literatura Foiro, 1978, n-ro 49.

Temas pri letero skribita en julio 1765 al Sinjoro d’Alembert fare de Jean-Jacques Rosseau migranta tra Neŭŝatela Ĵuraso. Ŝajnas, ke li trovis en La Chaux-de-Fonds unikajn geografiajn kaj historiajn kondiĉojn, kiuj perfekte akordis kun lia klerisma penso.

Fakte tiuj montaranoj ŝajnas al la filozofo praktiki lian kredon; ili vivas en domoj “ĉiu el ili estanta la centro de la dependa bieno… samtempe proponas la kvieton de la retiriĝo kaj la agrablon de la societa vivo”.

Feliĉe neniu profesia laboristo eniras tiun ĉi valon ĉar ĉiu per si mem prizorgas sian utilaron, kaj restas al ili tempo por fabriki diversspecajn objektojn, precipe horloĝojn, kiujn oni disvendas al la turistoj.

Ĉio estas farita sen instruistoj, nur laŭ la tradicio kaj la natura instinkto. Natura instinkto, kiu tamen ne brutigas ilin, harmonie kun la konvinkoj de Rosseau, ĉar ili legas librojn kaj estas sufiĉe kleraj.

Se Rosseau parolis pri “svisa Siberio”, certe li pensis pri klerisma paradizo.

Adreso de la aŭtoro: Literatura Foiro, BP771, CH-2301 La Chaux-de-Fonds,

Svisujo. Resumo originalesverkita. ;

IV

praktika celo kondukas al la adekvata realigo de klerigaj kaj edukaj taskoj eltireblaj el la materialo mem.

aktikaj kaj taskoj. U E A e “de Esperanto-studado estas ebligi la interkontaktiĝon kun tiuj, kiuj uzas Esperanton en la internacia trafiko. La lernanto estu kapabla perhelpe de Esperanto akiri novajn informaĵojn el la diversaj teritorioj de la internacia vivo kaj kapablu informi la aliajn buŝe kaj skribe pri nia vivo, pri

i i niaj rezultoj.

lu Tao k lingvaj kapabloj de la lernanto estas evoluigendaj tiomgrade, ke per la alproprigita vorttrezoro kaj gramatikaj spertoj: a. ili komprenu en la kadroj de lernitaj temoj la Esperanto-parolon; b. ili kapablu paroli pri la plej gravaj temoj de la ĉiutaga vivo;

ili scipovu perhelpe de la vortaro: l ni re sitlalo pino traduki gepatrolingven tekston, enhavantan ne-

konatajn vortojn, gramatike malfacilan;

2. esprimi siajn pensojn en simpla formo skribe;

3. korespondi en la internacia lingvo. ka

Esperanto, kiel formaligita lingva modelo ebligas en la lastaj du jaroj de la mezlernejaj studoj la sistemigon kaj ĝeneraligon de la lingvaj konoj, verm en la gepatra lingvo, respektive en ia rusa kaj sla fremda lingvo. Per tio lernanto akiras ĝeneralajn lingvistikajn konojn kaj dume plivastiĝas lia ĝenerala lingvistika kulturo kaj konsciiĝas la ĝusta uzado de sia gepatra lingvo. Tiamaniere Esperanto liveras elaste konverteblan ĝeneralan lingvistikan konon, kiu kapabligas la lernanton akiri novajn konojn kaj kontribuas al la ĉiama renovigo de liaj franclingvaj emoj. Tiuj ĉi kapabloj kaj spertoj poste helpos la lernantojn en la supergradaj studoj, precipe en la prepariĝo al lingvopostulaj La tasko de la lernejo estas la instruado de bazaj, poste pluevoluigeblaj konoj: inter hodiaŭaj cirkonstancoj instruas kaj edukas konsiderante la morgaŭajn postulojn. Pro tio la lernantoj fininte la mezlernejajn studojn estu kapablaj pluevoluigi siajn Esperantlingvajn kaj ĝeneralajn lingvistikajn konojn.

iga celo kaj taskoj. = E kraso ne a la kanalo de iu etna kulturo. Ĝi ne limigas la klerigan materialon je unu sola kulturo reprezentata far unu sola nacia lingvo. BE ĝia kultura materialo estas universala. Per Esperanto la lernantoj ekkonas ; progresivajn tradiciojn de la tuthomara historio, la elstarajn eventojn de a internacia vivo, la vivon kaj agadon de tiuj elstaraj personecoj kiuj luktis por la libero de la pensado kaj por la progreso de la homaro. Ĝi malfermas ebl-

15

— pàgina 12 del PDF —

econ ekkoni la kulturajn kontribuaĵojn [sciencajn, artajn kaj literaturajn] de la popoloj parolantaj tielnomatajn malgrandajn lingvojn. Ĝi ebligas pli vastan koncentrigon inter la lingvaj kaj nelingvaj studobjektoj [mondliteraturo, historio, geografio, arthistorio kaj aliaj].

3. Edukaj celo kaj taskoj.

La internacia lingvo Esperanto naskiĝis pro tio, ke ĝi per siaj modestaj modeloj kontribuu al la interkompreniĝo de la homoj, servu la pacan kunvivadon. La internacia Esperanto-movado [karaktere humanisma, kultura movado] ĉiam estis integra parto de la internacia laborista pacmovado. El tio sekvas, ke interne de la politika mondpercepta edukado ĝi plej efike povas kontribui al la edukado je internaciismo.

La multkoloraj kaj tre variaj aktivecoj organizataj far la internacia Esperanta studenta movado [studenta korespondado, renkontiĝoj, internaciaj tendaroj kaj junularaj kongresoj, kaj similaj | liveras eblecojn ekzerci kaj apliki la lingvon, interligi amikajn rilatojn, kaj partopreni la internacian vivon.

La universaleco de la kultur-kleriga materialo kontribuas al la internacia interkomprenemo, al la edukado al socialisma humanismo kaj al socia aktiveco.

La neŭtraleco de Esperanto ekskludas la privilegion de gepatrolingvanoj kaj kondukas al la rekono, ke inter la lingvoj kaj kulturoj ne ekzistas kvalita hierarĥio, kaj per tio ĝi servas la patriotisman edukadon integritan en la internaciismo.

La tekstmaterialo ebligas la demonstradon de la graveco de harmonia rilato inter la individuo kaj komunumo, emfazas la valoron de la kolektiva agado.

La politikan, mondperceptan, patriotisman kaj kolektivan edukon servas la literaturaj fragmentoj, poemoj, kantoj ktp. Samtempe ili kontribuas al la estetika edukado, malfermas pordon antaŭ la noblaj kulturvaloroj de la homaro.

La instruado de formaligita lingvo donas bonegajn eblecojn en la intelekta edukado de la lernantoj. La simpla kaj logika sistemo de Esperanto evoluigas la induktan kaj deduktan kapablon kaj la analogi-kreadan kapablon de la lernantoj. La observado de la rilato inter lingvo kaj pensado, inter lingvo kaj socio, kaj inter la diversaj lingvoj kontribuas al la elformigo de dialektika materialisma lingvo-koncepto de la lernantoj, evoluigas la logikan pensmanieron kaj abstraktigan kapablon de la lernantoj. La liberaj morfemo-kombiniĝoj en Esperanto ebligas ilian analogian aplikon, por memstare produkti similajn kombinaĵojn.

Per la analizado kaj komparado inter la gepatra, fremda kaj internacia

16

lingvoj konsciiĝas la analogioj kaj devioj, evoluas la diferenciga kapablo de la lernanto, kaj konsciiĝas la specifeco, riĉeco kaj beleco de la gepatra lingvo.

Pro la facileco de Esperanto en la klaso ne estas granda diferenco inter la lernantoj, tiamaniere ankaŭ la lernantoj, vivantaj inter malfavoraj cirkonstancoj, povas havi sukcesĝojon.

4. Ĝeneralaj metodologiaj principoj.

1. La fremdlingva edukado estas tasko postulanta integran, interdisciplinan koncepton kaj kunlaboron. La alproprigo kaj uzado de la fremda lingvo estas kompleksa agado, mobilizanta intelektajn, sentajn kaj volajn sferojn kiuj postulas la aktivan kunagadon de la pedagogo kaj la klaso.

2. — La lernantan aktivecon certigas antaŭ ĉio la ĝusta motivado: la lernanto devas scii kial li lernas la lingvon, por ke li mem volu ĝin alproprigi.

3. — La facileco de la lingvo per si mem ankoraŭ ne motivas. Cele de la konstanta atento-veko kaj interesiĝo oni devas konstrui interesajn, informaciriĉajn instrufontojn, gvidi vivplenajn studhorojn, certigi de horo al horo la sukcesĝojon kaj praktikan aplikadon.

4, — Al la aktiveco de la lernantaro kontribuas ankaŭ la fakto, ke en Esperanto li ne baraktas kun la inhibo de ekparolo, ekde la unua studhoro li kuraĝas paroli, demandi, eĉ iniciati konversacion.

5. — Tiun ĉi karakterizon de la lingvo oni ekspluatu cele de la maksimuma Esperant-lingva horgvidado. En Esperanto oni povas eviti la gepatrolingvajn klarigojn, oni povas jam frue komenci la unulingvajn semantigojn.

6. — La studhoro, gvidata Esperante, estos des pli efika kaj sukcesa, ju pli riva ĝi estos. Anstataŭ teorie oni instruu la lingvon praktike, anstataŭ konoj »ri la lingvo la lernanto alproprigu lingvajn spertojn kaj kapablojn, t.e. la kapablo apliki Esperanton en la internacia informaci-interŝanĝado.

7. — Samtempe oni ne povas rezigni pri la principo de konscieco, precipe dum la lingvokomparadoj.

8. – La studfontoj estas konstruendaj tiel, ke la materialo estu facile realigebla, kaj grafike [lernolibro, laborkajero, testfolioj] kaj bilde [diafilmoj], kaj akustike [magnetofonbendo].

17

— pàgina 13 del PDF —

C. LA KOREKTA LINGVO.

De aŭ da. Andre Cherpillod

Povas okazi kelkfoje, ke oni hezitas inter tiuj ĉi du prepozicioj. De montras, interalie, posedon, deirpunkton, aganton, konsiston, dum de montras nur kvanton, kaj nur en la kazo, kiam la komplemento estas nedifina. “Glaso da akvo”, “pli da lumo” temas pri certa kvanto (malpreciza) da akvo, da lumo; kaj “glaso”, “pli”, esprimas tiun kvanton. Se la komplemento estas difina, oni devas uzi de anstataŭ da: “glaso de tiu malpura akvo”, “sumo de mil frankoj”.

Sed ĉu oni devas diri “bukedo de floroj” aŭ “bukedo da floroj”? ĉu “vico de soldatoj” aŭ “vico da soldatoj?” Ambaŭ povas esti korektaj: tio dependas de la nuanco esprimita. Por forigi ĉian heziton, oni memoru tiun regulon, ŝulditan al la interlingvisto P. Stojan:

–o de X estas ~o —o da X estas X.

Alivorte, de reliefigas la antaŭan vorton, da reliefigas la postan. “Bukedo de floroj” estas esence bukedo (la antaŭa vorto): floroj estas nur akcesora precizo. “Bukedo da floroj” estas esence floroj (posta vorto), kaj bukedo esprimas nur kvanton de tiuj floroj. Se oni volas esprimi, ke oni donis bukedon, kaj ke tiu bukedo konsistis el floroj, oni diru “bukedo de floroj”; se oni volas esprimi, ke oni donis florojn, en kvanto de unu bukedo, oni diru “bukedo da floroj”.

Ĉu diri de aŭ da en “unu vico … soldatoj pafis”? Se la vico (antaŭa vorto) pafis, oni uzu de; se la soldatoj pafis, oni uzu da. Kompreneble, da taŭgas en ĉi tiu frazo, ĉar pafis ne la vico, sed la soldatoj.

“Sin etendis senfina vico … ŝipoj”. Kompreneble, ŝipo ne povas sin etendi, sed ja vico (antaŭa vorto). Do “sin etendis vico de ŝipoj”.

“Oni aranĝis por la princo serion … ĉasoj”. Oni ne aranĝis serion, tio

18

havus nenian signifon: oni aranĝis ĉasojn (posta vorto). Do “serion da ĉasoj”. “lli dronis en malluma aleo … arboj”. Ili ne dronis en la arboj sed ja en la

aleo (antaŭa vorto). Do “en malluma aleo de arboj”. el La Esperantista Labroristo de la l:’sperantista Federacio de la Laboro.

LASTMOMENTA INFORMO.

La simpozio de ILEl en Parizo estas prokrastita al aŭtuno 1979.

19

— pàgina 14 del PDF —

Ĉ. REKOMENDITAJ LIBROJ.

Szerdahelyi, Migliorini, Varankin, Sadler.

Bruĉjo Kasini

Unu el la problemoj, kiujn daŭre alfrontas la instruistoj (ne nur tiuj de Esperanto…) estas la elekto de taŭgaj instru- kaj lego-libroj por siaj kursanoj. En ĉi tiu rubriko, mi klopodos helpi la Esperanto-instruistojn ĉi-rilate, prezentante kelkajn librojn, iuj jam famaj, aliaj ankoraŭ ne sufiĉe konataj, por la diversaj niveloj de Esperanto-instruado. Kun la konsidero, ke ĉar temos ofte pri novaj libroj, la instruistoj mem multon povos profiti el ties konado.

1. Elementa instruilo.

Istvan Szerdahelyi: Esperanto 1 internacia, 3a eld., Lernolibro-eldonejo, Budapest, 1972; p. 260, B5, il., bd.. Prezo: 2700 liroj.

Refoje recenzi la lernolibron de Szedahelyi ne havus sencon, tiom konata kaj uzata ĝi estas: tio jam pli ol ĉiu recenzo pruvas ĝian taŭgecon. Kaj ĝiaj limoj ankaŭ estas bone konataj: ĝi estas aparte intencita por instruado en elementaj lernejoj, kaj uzi ĝin kun pli aĝaj lernantoj povus kaŭzi kelkajn problemojn. Sed eble ĝis nun oni preteratentis ĝian utilon kiel materialon por la plej superaj Esperanto-kursoj, kie ĝi aparte taŭgas kiel modelon por rekta Esperanto-kurso, kiu ne peru siajn instruataĵojn tra nacia lingvo.

2. Eterna legolibro.

Elio Migliorini: Esperanta legolibro, Sa eld., Itala Instituto de Esperanto, s.l., s.j.; p. 256, B6. Prezo: 2000 liroj.

Ekde la unua eldono, kiun prizorgis ankaŭ la lingvisto Bruno Migliorini, frato de Elio, la libro daŭre pliampleksiĝis kaj —ĉefe— aktualiĝis, kaj en la aspekto (la kovrilo, kvankam ter simpla, estas tamen imitinda modelo por multaj Esperanto-instruiloj), kaj en la enhavo: la verkoj de Lapenna, Konisi

20

Gaku, William Auld, Nicolino Rossi kiujn ĝi prezentas, certe ankoraŭ ne vidis paperon kiam tiu ĉi krestomatio ekaperis; la proverboj de Zamenhof alterniĝas en la libro kun eseetoj, rakontoj, poemoj — ĉio en didaktika krescendo kaj en apoteke balancita proporcio. Certe pluraj postkursanoj povus profite ampleksigi sian lingvokonon en neenua maniero per tiu ĉi mirinda verko, ĉiam reaperanta post ĉiam-pli-rapida elĉerpiĝo de stokoj, kvazaŭ ia papera fenikso, kies nesto estas la tuta Esperanto-kulturo.

3. Prozo.

Vladimir Varankin, Metropoliteno, originala romano, TK, Kopenhago, 1977; p. 252, B5, br. kaj bd. Prezo (bd): 18000 liroj.

Temas pri dua eldono de intermilita romano, kiu tiam restis preskaŭ nekonata; tamen, ĉe finlego de ĝi oni konscias stari antaŭ unu el la plej kompletaj romanoj en Esperanto, kiu malgraŭ la paso de la jaroj ankoraŭ ĝuas apartan freŝecon; ankaŭ la apartaĵojn lingvajn, per kiuj la aŭtoro redonas la slavan medion de Moskvo, kie disvolviĝas duono de la rakonto, ne nur ne ĝenas, sed helpas al plena orientiĝo en la daŭra transsalto de tiu medio al la germana de Berlino, saltado per kiu la aŭtoro montras la paralelismojn kaj la diferencojn inter la du mondoj, orienta kaj okcidenta (pli ol socialisma kaj kapitalisma), kaj la malsamajn reagojn de la protagonisto en la du ĉirkaŭaĵoj.

La eldonisto, T. Kehlet, tiom aprecis tiun ĉi romanon, ke li nun prizorgas eldonon de la angla traduko; ofte, en prezento de Esperanto-verkoj, eldonisto asertas, ke ĝi “plene taŭgus ankaŭ por nacia publiko”: Kehlet ĉi-foje volas pruvi tion per faktoj, kaj mi ne dubas, ke ĉi tiu libro estas la plej taŭga por tion provi.

4, Poezia revolucio.

Victor Sadler, Memkritiko, poemaro, Koko, [Kopenhago], 1967; pp. 60, B6, bd. Liroj 3000.

Kiam aperis tiu-ĉi libro, antaŭ dekdu jaroj, la avangardo de la Esperantopoezio estis ankoraŭ alkroĉita al la principoj prezentitaj en la Parnasa gvidlibro; eĉ Ŝtupoj sen nomo de Ragnarsson, kiu en 1959 tiom skandalis Kalocsay-n, enportis en nian literaturon nur parton de la renovigoj tiam skuantaj la nacilingvajn kulturojn. Estis fakte Sadler la iniciatinto de la moderna Esperanto-poezio, kaj jukas la rimarko ke tiom malmulte da personoj tion rimarkis, se juĝi de la vendstatistikoj de UEA.

Karakterizoj de la Sadlera poezio estas la daŭra klopodo forigi rimojn kaj regulajn versojn, tiujn balastojn kiuj bremsis la liberiĝon de nia literaturo almenaŭ duonjarcenton pli ol ili katenis la nacilingvajn; estas la tendenco plene

21

— pàgina 15 del PDF —

eluzi la signifojn (konsciajn kaj nekonsciajn) de la Esperanto-vortoj, tendenco kiun poste daŭrigos Ragnarsson; estas la ampleksa kono de orientaj filozofioj kaj kulturoj, kio definitive lokigas lian poezion je nepre internacia nivelo.

Ne estas do facile kompreni, kial tiu-ĉi libro restis tiom malatantita ĝis hodiaŭ: eblan klarigon donas Sadler mem, en sia poemo “Pledo” (p. 51 de la libro):

soleco, nokto, forgeso, spaco, silento

estas mankoj, kiuj sen mankanto

ne havus nomon.

Jen: iel simile, eblas ne bezoni ĉi tiun poemaron, nur ĝis kiam oni ne konas ĝin. Ekde tiam, ĉio antaŭa aspektas arĥaika.

ĉiuj verkoj prezentitaj en ĉi-tiu rubriko estas mendeblaj ĉe la libro-servo de ILEI, prizorgita de la firmao: EDISTUDIO, internacia eldonejo casella postale 213 — i-56100 Pisa, Italujo

La vendkondiĉoj estas la kutimaj en la Esperanto-merkato: al ĉiu fakturo aldoniĝas 1096 por kovro de administraj kaj sendaj kostoj; mendoj de almenaŭ tri ekzempleroj de la sama titolo ricevas rabaton de 1/6 (16,7 96); la rabato estas duobla (1/3, t.e. 33,9) se temas pri eldonaĵoj ekskluzive distribuataj (indikataj per “ ĉe la bibliografia slipo sub la titolo de la recenzo).

22

D. ESTRARAJ INFORMOJ DE ILEI.

13a, Internacia Konferenco en Lokarno, Svisujo.

ILE.

Kiel jam anoncite per prot. 5/1978 de la 20.09.1978, danke al samideanoj Dante Bertolini kaj Kurt Greutert, la 13a Internacia Konferenco de ILEI okazos de la 19a ĝis la 27a de julio 1979a ĉe Porinstruista lernejo “Scuola Magistrale Cantonale — placo san Francesco 19 — Lokarno, Svislando — tf. 0041-93/315115, kun temo “Infano kaj lingvo”.

Programo. 07.19, ĵaŭdon. 19a h.: ĉiuj konferencanoj estu en la konferenca loĝejo “Casa dello studente”, strato Saleggi 16, tf. 093/317212.

07.20, vendredon. 10a h.: solena inaŭguro de la konferenco (» palaco Sopracenerina, Granda

placo). Tagordo:

1. festparolado pri la temo “La jaro de la infano: epizodo aŭ averto”;

2, enkonduko en la laboron kaj konferencan programon;

3. studrondo por Esperanto-instruistoj: (a) lingvistiko de Esperanto, (b) metodiko de Esperanto, (c) historio de Esperanto, (ĉ) literaturo de Esperanto, (d) prova ekzameno laŭ la regularo de ILEI.

07.21, sabaton. 9a h.: laboroj de la konferenco. 16a h.: prelego kaj diskutoj.

07.22, dimanĉon. 10a h.: solena ekumena kuncelebrado de la sankta Meso en preĝejo sankta Francisko (oni antaŭvidas partoprenon de la vicepiskopo Wladistaw

23

— pàgina 16 del PDF —

Miziolek el Varsovio kaj de la protestanta pastro s-ro Burkhart). l6a h.: prelego pri “ILEI 30-jaraĝa” kaj diskutoj. 20,30: la instruistoj sin prezentas.

07.23, lundon. 9ah.: laboroj de la konferenco. 10a h.: vizito de urbaj, lernejaj kaj kantonaj instancoj. 16a h.: prelego kaj diskutoj.

07.24, mardon. Tuttage: ekskurso al “Isola Bella” (Bela Insulo).

07.25, merkredon. 9a h.: ronda tablo pri “Multaj lingvoj — neniu lingvo: sociaj problemoj pro lingva diverseco”. Partoprenos instruinstancoj, sindikatistoj, reprezentantoj de kulturaj organizaĵoj ktp. 16a h.: prelego kaj diskutoj.

07.26, ĵaŭdon.

Jah.:: Asembleo de ILEI. Tagordo: (a) raporto de la prezidanto pri la trijara periodo, (b) raporto de la vicprezidanto pri la lerneja evoluado de Esperanto en la socialismaj landoj, (c) raporto de la ĝenerala sekretario pri siaj spertoj koncerne la ILEI-sekciojn, (ĉ) raporto pri Internacia Pedagogia Revuo, (d) raporto de la kasisto pri la financa bazo de ILEI kaj farendaĵoj por plibonigi ĝin, (e) raporto de la kontrola komisiono, (f) diskutado kaj senŝarĝigo de la estraro, (g) fiksado de novaj membro-kotizoj.

16a h.: daŭrigo de la Asembleo. Tagordo: (ĝ) sveda-dana estrarproponoj pri ŝanĝoj en la statuto de ILEI, (h) elektado de nova estraro [1980 1982], (ĥ) proponoj, diversaĵoj.

07.27, vendredon. 9a h.: laboroj de la konferenco. lla h.:: konkludoj, rezolucioj, fikso de la venontjara konferencloko. Fermo de la konferenco. Ptm-e: je dispono de la konferencanaro por viziti la urbon kaj butikumi. 20,30: adiaŭa vespero.

07.28, sabaton: 7,50“: forveturo de la konferencanoj el Lokarno, trajne, per speciala vagono se temas pri sufiĉe granda grupo, al Lucerno por partopreni la UKn. lla h.“: alveno al Lucerno. “ la horoj indikitaj estas provizoraj.

24

Asembleo de ILEI — Elekto de la landaj delegitoj.

Dum la 13a Internacia Konferenco de ILEI, okazonta de la 19a ĝis la 27a de julio 1979a en Lokarno (Svislando), kunvenos la Asembleo de la Ligo. Laŭ la $ 8 de la Statuto, ĉiu landa sekcio de la Ligo devos elekti delegitojn, unu delegito po 30 membroj (31-60 membroj: 2 delegitoj, ktp.).

Kompreneble rajtos voĉdoni nur tiuj delegitoj kies landa sekcio pagis la membrokotizojn por la finiĝinta kalendara jaro; delegitoj de landaj sekcioj kiuj ne pagis la kotizojn dum la du sinsekvaj jaroj, ne rajtas voĉdoni.

Mi invitas ĉiun landan sekcion de ILEI, komuniki al mi kiel eble plej baldaŭ kaj maksimume ĝis la fino de aprilo 1979a siajn delegitojn, indikante nomon, antaŭnomon kaj kompletan adreson, por ke oni havigu al ili la rajtigilon por la voĉdonoj.

La Asembleo voĉdonos la 26an de julio 1979a, je la 9a horo en Lokarno. La delegitoj ricevos la tagordon de la asemblea kunveno.

Internaciaj Someraj Esperanto-Kursoj

sub aŭspicioj de ILEI kaj de TEJO

Bruĉjo Kasini

kio (Internaciaj Someraj Esperanto-Kursoj por knaboj kaj knabinoj

kiam 16 – 25 de junio 1979a

kie iani di Luzza (Pjani Diluca), komunumo de Forni Avoltri, provinco de Udeno (Udine), regiono Furlanujo (Italujo)

kiu knaboj kaj knabinoj inter 8 kaj 20 jaroj de aĝo (prefere 8-15)

kiom entute 90 knaboj, plus instruistoj kaj gvidantoj

kia en moderna, belega feria domo de Opera Diocesana Assistenza (eklezia bonfara organizo), disponanta pri ĉiuj bezonaj servoj, granda manĝejo, laborsalonoj, futbalejo, infanluda ĝardeno, korbpilkludejo ks, meze de altira alpa valo

kial ĉar ĝis nun la Esperanto-organizaĵoj ne sufiĉe prizorgis la postkursan vartadon de la knaboj kiuj en diversaj landoj lernas Esperanton en sia lernejo, elementa aŭ mezgrada

25

— pàgina 17 del PDF —

kiel – per matena instruado de Esperanto (laŭ diversaj niveloj, sekve de la jamaj konoj de la knabo) en malgrandaj grupoj – per posttagmezaj distraj aranĝoj (sportado, promenoj al ĉirkaŭaj vidindaĵoj, ludoj, folkloraj prezentoj ks)

per vesperaj didaktikaj distraĵoj (skeĉado, lernaj ludoj ktp)

kies la kursojn organizas Edistudio, c.p. 213, i-56100 Pisa, Italujo, pĉk. 22-8128

la partopreno estas principe rezervita al lernantaj grupoj kun instruisto; unu-

opuloj estas allaseblaj nur escepte

ĉiu partoprenanta knabo devas pagi, por la tuta aranĝo, 85 000 lirojn, kio

inkluzivas ĉion ekde la vespermanĝo de 06.16 ĝis la matenmanĝo de 06.25; de

tiu sumo, 20 000 lirojn estu antaŭpagataj al la supre citita poŝtĉekkonto, la resto ĉe la alveno ĉe la feriejo.

Teĥnika projekto.

La Internaciaj Kursoj celas ĉefe renkontigi la lernantojn de la elementaj kaj mezgradaj eŭropaj lernejoj enkondukintaj — eksperimente aŭ definitive — la instruadon de la internacia lingvo Esperanto en siajn programojn, kaj permesi komparon de la rezultoj laŭ la diversaj uzitaj metodologioj.

La Kursoj antaŭvidas du aspektojn: didaktika aspekto: kiu per intensaj instru-unuoj permesos forigi eventualajn malsamojn en la scinivelo de la diversaj partoprenantoj, kaj doni formalan bazon al la lingvaj spertoj kiujn la lernantoj akiros dum la internaciaj kursoj mem, en la kontakto kun la alilandaj lernantoj; kunviva aspekto: kiu per diversaj distraj aktivecoj permesos al la lernantoj plibonigi la reciprokan interkonon kaj akiri valorajn lingvajn spertojn, pro la nepra uzo de la internacia lingvo, danke al la internacia etoso.

La didaktika aspekto.

Ĝi konsistos el lecionoj de Esperanto, devigaj por ĉiuj aliĝintaj lernantoj, kiuj okazos dum la matenoj. La lernantoj estos dividitaj en grupoj de 15-20 homoj, laŭeble homogenaj rilate la lingvokonon, sed ĉefe kiel eble plej internaciaj.

Ĉiun grupon kunordigos du instruistoj, elektitaj inter la lernejaj fakuloj kiuj akompanos la diversajn grupojn de lernantoj, kaj inter kelkaj specife alvokitaj pedagogogoj.

La uzo de instruistoj, profesie instruantaj Esperanton al knaboj de la sama aĝo, garantias specifan pedagogian sperton kaj kutimon al laborado kun tiaj lernantoj. La organizantoj kovros eventualajn kromajn bezonojn per instruistoj kun aparte difinitaj spertoj kaj kapabloj.

26

Apartan prizorgon ricevos la kunordigo de la instruantoj ĉe la diversaj grupoj, per ĉiutagaj didaktikaj-pedagogiaj kunvenoj, por kompari kaj plani la instru- kaj lerno-nivelojn.

La kunviva aspekto.

La loĝejo kie okazos la Kursoj — la Feria Hejmo en la vilaĝo Piani Di Luzza (Pjani Diluca), komunumo de Forni Avoltri, provinco Udeno (Udine), permesas vastan eblon da distraj kaj ripozigaj aranĝoj kaj daŭran rektan kontakton inter la junaj partoprenantoj.

La geografia lokiĝo de Pjani Diluca instigas al pluraj ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo, pejzaĝe kaj turisme ege interesa. La loĝejo mem estas inter alie provizita per pluraj sportaj ludejoj, kiuj ebligas organizi komunajn aktivecojn por la lernantoj, kiuj povos tiel plene profiti la posttagmezajn horojn; parton de tiuj horoj oni lasos liberaj, por la persona iniciato de la lernantoj mem, tamen ĉiam sub la kontrolo de la instruistoj.

La sidejo ankaŭ disponas je lernoĉambroj, uzeblaj — krom matene kiel instruejoj — ankaŭ posttagmeze kaj vespere por kromaj aktivecoj kiel dramigado, liberaj sinesprimaj prezentoj, kaj por gastigi en la Kursoj prezentojn de folkloraj grupoj, de kabaredistoj kaj kantistoj, por centrigi la atenton de la lernantoj ĉe specifaj kulturaj eblecoj kaj por stimuli ties personan kreivon.

Dum la tuta kunviva aspekto oni aparte flegos la lingvan problemaron; tiel ankaŭ tiuj ĉi kromaj horoj iusence distraj kontribuos al kreo ĉe la diversnaciaj lernantoj de sento pri aparteno al nedisigebla, internacia komunumo.

Tendaro en Pollando.

Josef Chvosta

En julio kaj aŭgusto estas organizataj tri etapoj de la Somera Esperantotendaro en Lanĉov. Ĉiu etapo estas dusemajna, la komenco de la etapo estas dimanĉo. La tendaranoj loĝas en tendoj aŭ kabanoj. Antaŭtagmeze estas lernado de Esperanto en kursoj por komencantoj, por progresintoj, por konversacio, por instruontoj, eventuale aliaj specialaj kursoj. Estas kvar lecionoj kaj leciono de kantado. Posttagmeze estas sportoj, ludoj, ekskursoj, banado, sunumado, konkursoj kaj aliaj amuzoj. La kursoj estas finataj per ekzamenoj, la kursanoj ricevas diplomojn. La tendaro estas relative malmultekosta, ĉar la tendaranoj plenumas mem kelkajn devojn kaj obeas la disciplinon partoprenante en la lernado. La tendaro estas jam tradicia: ĝi estas jam la 27a.

Ne hezitu kaj aliĝu, ĉar la nombro por ĉiu etapo estas limigita. Vi povas

2)

— pàgina 18 del PDF —

ricevi pli detalajn informojn kaj formularojn de aliĝiloj: Esperanto, p.k. 72, CS-67401 Ttesiĉ, Ĉeĥoslovakujo.

Mortis Gaston Turin.

funebra parolado de Giorgio Silfer ĉe la enterigo

Al la mistero de morto ĉiu kulturo klopodas doni respondon. Ĝi neniam estas respondo definitiva, eĉ ne gravas ĝia signifo, sed la bildo kiun ĝi elvokas. Kvazaŭ ne vortoj en sia komprenebleco, sed tono de frazo, tembro de voĉo, eĥo de loko donus la trafan respondon. Oni ne demandu: kiun respondon oferas via kulturo, sed kian. Ĉar la respondo ne estos floro, sed la parfumo de floro; ne estos vino, sed la efiko de vino; ne estos glacio, sed la malvarmo de glacio.

Kia estas la respondo de nia kulturo, de la Esperanta kulturo? Ĉu ekzemple Morto havu nuancon viran, do posedeman kaj detruan, kiel Thanatos ĉe la pragrekoj; aŭ ĝi havu nuancon virinan, do akceptan kaj akuŝan, kiel Mors ĉe la romianoj, ne pli danĝera ol Dormo, kies fratino ŝi estas?

En nia lingvo Morto ne havas sekson: ĝi estas kiel la finna Kuolema, li kaj ŝi kune. Kuolema kondukas al sia regno, al Tuonela, sur kies nigra rivero cigno glitas, kantante. Bildo de antikva mitologio norda, kiu donas unuavice la senton de la malproksimiĝo.

Ni kunvenis hodiaŭ por senti ĉi tiun malproksimiĝon. Kolego Turin forpasis abrupte, kaj tiu ĉi malproksimiĝo impresas pli profunde, ĉar ne anoncita, ĝuste kiel nokta ŝtelisto, se citi el alia kulturo, kiu entenas nian tutan Eŭropon, alian respondon. nome kroman nuancon. Kolego Turin estis fidela amiko de ĉiuj Esperantaj institucioj en La Chaux-de-Fonds: apoganto de Kultura Centro Esperantista, alpruntanto de Gastejo “Edmond Privat”, abonanto de “Literatura Foiro”, aktiva ĉeestanto de niaj plej gravaj kulturaj aranĝoj. Lia partopreno nun estas for.

Sed al tiu malproksimiĝo nia Esperanta kulturo ne respondas per kliniĝo en si mem. Se ni pensas pri homo kiel Rabindranath Tagore, kiu estis amiko de granda svisa pedagogo kaj esperantisto, Pierre Bovet, kaj mem esperantisto, ni kaptas instruon kiun mi ŝatas rememori hodiaŭ.

La penso kaj la agado de Tagore kunfandas du elementojn: unu estas la hinda universaleca aspiro, celanta al io transcenda, la alia estas la serena aktivismo heredita el okcidento. Tiu aspiro kaj tiu aktivismo estas propraj de popolo kiu esperas, kaj ĝuste pro ili la malproksimiĝo de unu el niaj vicoj akiras la signifon de stimulo al persisto. (1979.03.08an)

28

Aŭstralujo: Aŭstrujo: Belgujo: Brazilo: Britujo: Bulgarujo: Danujo: Finnujo: Francujo:

F.R.Germanujo:

Grekujo: Hispanujo:

Hungarujo: Islando: Israelo: Italujo: Japanujo: Jugoslavujo: Luksemburgo: Kanado: Kolombujo: Koreujo: Malagasujo: Nederlando: Nordameriko: Norvegujo:

Nov-Zelando: Polujo: Rumanujo: Sanmarino: Sovet-unio:

Svedujo: Svisujo: Usono:

Ĉeĥoslovakujo:

Germana D.R.: Irano:

Jemena P.D.R. Kubo: Singapuro: Zairujo:

Sekciestroj de la Ligo prof. Ivan Th. Maddern, Box 411, Morwell, Victoria 3840. Ernst Rixner, Kleingasse 6, 18/8/13, A-1030 Vieno. E. Van Damme, Albert-I-straat 44, B-1750 Schepdaal. Elvira Fontes, C.P. 5888, Sao Paulo. Hilary Chapman, 7 fairacre road, Barwell, Leicester LE9 8HH. Vasil Bozarov, ul. Ljubotran 98, blok 4, Vhod A, Sofia. Lis Thune, Brembŝrvinget 15, DK-2650 Hvidovre. Pentti Jarvinen, Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82. Frĉdĉric Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont. d-ro Hermann Behrmann, Grunigerstr. 5, D-4790 Paderborn. Sokrates Sakellaropoulos, Agias Paraskevis 30, Ateno (816). prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Caliosa de Segura, Alicante. Zsuzsa Bacsay, PF 139, H-1368 Budapeŝto. Baldur Ragnarsson, sogavegur 170, Reykjavik. Reuven Alberg, str. Kraus 12, Tel-Aviv, Ramat Aviv. d-ro Catina G. Dazzini, C.P. 22, I-54100 Massa — pĉk. 22/2883. Fusakugu Kido, Gamon Higashi 6-51, Kosigaja Saitama 343. d-ro Miodgrad Stojanoviĉ, Duruntorska ul.2/1v-32, YU-11000 Beograd. Robert Hoegener, 4 rue des charbons, Esch/Alzette. vidu Nordameriko. prof. Manuel Angel M., Apartado Aĉreo 50179, Medellin. prof. Eugene Raveloson, BP 127, Tananarive. Oene Hoekstra, Frederikslaan 47, NL-1871 SB Schoorl. John L. Lewine, West Stockbridge, MA 01266. Margrete Landmark, Universitet i Oslo, Psykologisk Institutt, Postboks 1094, Blindern, Oslo 3. Gwenda Sutton, 1 Wood street, Upper Hutt.

prof. Marina Michelotti, via xxv marzo 73, I-43031 Rep. San Marino. Johannes Palu, Sĉlme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV. Nikolaj Starodubĉev, poŝtrestante, SU-340047 Doneck.

Olle Olsson, Bantorget 3, S-22229 Lund.

Olivier Tzaut, CH-2610 Mont-Soleil.

vidu Nordameriko.

Izolitaj membroj Karel Kraft, Zupanovice 49, CS-26214 Hrimezdice Okr. Pribram. d-ro Till Dahlenburg, Str. d. DSF 13, DDR-2722 Brŭel. M. Saghafian, ŝiras ave., Emdadi st. 22, Vanak, Teheran 19. d-ro Jozefo Megyeri, Al-Gomhouriyeh hospital, Khormaksar, Aden. Pedro Pablo Lamas Diaz, apartado 223, Ciego de Avila. Hongi Liao, apt. blk. 14, 2809 H, Eunos Crescent, Singapuro 14. Antoine-Samuel Ngangu, BP 13, Lukala, Nkandu.

— pàgina 19 del PDF —

prezidanto:

vicprezidanto:

sekretario: vicsekretario: kasisto:

FIMEM SAT UEA UNESKO

Estraro de ILEI rektoro Helmut Sonnabend, In der Horstwiesen 42, D-315 Peine, Fed. Resp. Germanujo. direktoro Johano Ingusz, Liget ŭt.40, H-1102 Budapest X, Hungarujo. d-ro Mario Dazzini, C.P. 22, I-54100 Massa, Italujo. Gaston Turin. f Olle Olsson, Bantorget 3, S-22229 Lund, Svedujo.

Kunlaborantaj organizoj Fĉderation Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne. Sennacieca Asocio Tutmonda. Universala Esperanto-Asocio. Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj.

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO – IPR organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj — ILEI en rilatoj de reciproka informado kun Unesko, kategorio C

Aperas trifoje jare

Redaktas; Helmut Sonnabend, In der Horstwiesen 42, D-315 Peine, FRG Poŝtĝirkonto: Stockholm 682 117-7, Olle Olsson, Bantorget 3, S-222 29 Lund, Svedujo — Jarabono: 20 svedaj kronoj

la abonprezon oni pagu al la landaj sekcioj de ILEI nemembroj de ILEI pagu al la supre indikita poŝtĝirkonto.

IPR 1979/2

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA EDAGOGIA REVUO

IPR

Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

ILEI

. moSu

9-a jarkolekto N-ro 2. 1979

Edistudio. Pizo, Italujo

— pàgina 2 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO n-ro 2 — 1979

ENHAVO

S. Wilczyhska kaj M. Falska — D-ro Korczak kaj la infanoj …. Helmut Sonnabend — ILEl-simpozio en Parizo ………-.-. Helmut Sonnabend — Korespondo pri ekspozicio ……..— Helmut Sonnabend — FRG: reagoj al la ILEl-rezolucio …… Andre Pierard — Esperanto en mia lernejo ……..——– «xe .Informojel Usono ……..——….»es..e.s..». Istvan Szerdahelyi — In-problemoj ………..———— Frederic Le Magadure — Internacia Printempa Semajno 79. sas

presita en la eŭropa komunumaro

eldonata kaj dissendata de “edistudio”, c. p. 213, i-56100 pisa, italujo presita de ”vallerini offset”, pisa

D-ro Korczak kaj la infanoj.

Stefania Wilczyfska kaj Maryna Falska

Rezignis do doktoro Korczak pri la profitdona kuracista profesio. Kiel publicisto kaj verkisto li estas jam konata. Tamen la sukcesoj de la literatura talento ne estas lia ĉefa vivtasko. Li estas 33-jara. Okupas la direktoran postenon en la Domo de Orfoj kaj loĝas en ĉambreto de subtegmentejo, super la infanaj dormejoj. Ĝi estas solecejo kun granda fenestro, al kiu kunflugas paseroj por manĝi disŝutitajn panerojn. Post la okupoj kun la infanoj kaj studentaro li trovas tie ĉi silenton kaj eblon koncentriĝi por la krea laboro — sciencesplora, publicista, didaktika kaj literatura. Foj-foje aperas tie ankaŭ la infano sopiranta solecon. Por ke ĝi povu silente rigardi la mondon tra la fenestro — Korczak zorgeme preparos al ĝi seĝon. Kiel komprenis kaj penetris Janusz Korczak — humanisto en la bezonojn de la infano — atestas la ĉi-sube prezentita “Malfermita fenestro”:

La infanoj povas libere eniri mian ĉambron. Anticipa kontrakto: estos permesite ludi aŭ nur duonvoĉe interparoli, aŭ — kompleta silento. Mi havas por akceptado de la gastoj malgrandan seĝon, fotelon kaj tabureton. Estas tie tri fenestroj kuntuŝigantaj reciproke; la meza malfermita; parapeto malalte — 30 centimentroj sur la planko. De pluraj jaroj ĉiutage mi lokigas la seĝeton, la foteleton kaj la tabureton malproksime de la malfermita fenestro, foje eĉ mi kaŝas ilin ie en angulo. Kaj ĉiutage vespere ili staras senŝanĝe ĉe la malfermita fenestro. lam mi vidas, kiel ili tuj, per decida movo, transŝovas la mebletojn, foje ili levas ĉi tiujn malbrue kaj delikate, preskaŭ kaŝe. Plej ofte mi tute ne scias, kiel tio okazis. En diversaj lokoj mi metadis ilustritajn revuojn, kaj mi malfaciligis alireblecon al la fenestro per florpotoj. Kaj ĝojigis min, kiel sagace ili ĉirkaŭiras la tentojn kaj forigas la malhelpojn; la malfermita fenestro venkas — eĉ kiam ventas, eĉ kiam pluvas, kiam estas malvarme.

La tropismo, kiu igas algojn amasiĝi tie aŭ tie, kiu supren kaj suben, eĉ ĝis kristaliĝo, ĝis la ĥemia parenceco — ordonas komponiĝi tiel, sed ne aliiel; la leĝo, kiu igas la terpoman trunketon suprengrimpi en kelo laŭ muro ĝis kradita supre fenestreto — kaj la sama ordono spite al la homaj malpermesoj, kiu malliberulon puŝas al fenestro, por rigardi en la spacon.

29

— pàgina 3 del PDF —

La infano bezonas movon, aeron, lumon — jes, konsentite, sed ja ion

ankoraŭ. La rigardon en la spacon, la senton pri libereco — malfermitan fenestron.

La rolon de sentema kaj zorgema patrino, organizantino de la interna mastrumado kaj ordo, plenumis en la Domo de Orfoj inteligenta gvidantino, Stefania Wilczyniska, pedagogino kaj naturistino laŭ eduko, saĝa kaj kuraĝa virino, plena sindona al la infanoj. Ŝi forlasis bonstatan familian hejmon, por labori kiel edukistino en la azilo de Franciszkaŭska Strato (ekde 1908) kaj kune kun la infanoj ŝi transiris al la Domo de Orfoj ĉe la strato Krochzalna. La pedagogiajn indikojn de Korczak ŝi realigis plenfidele.

Korczak plej volonte nomus ĉi domon — Infano-Domo, por depreni de la infanoj la stigmaton de orfeco, la stigmaton de iu neplenvaloro inter samaĝuloj, en lernejoj, inter fremduloj. Li volis, ke tiu ĉi domo anstataŭu al la infanoj la perditan familion. Sed bonajn ekzisto-kondiĉojn povis tiam certigi nur larĝanima malavareco de mondonantoj. La vorto “orfo” iel pli forte tuŝis la korojn de filantropoj. La ŝildo restis do, kontraŭ la konvinko de Janusz

“Korczak. Ĝia rekompenco estis — kiel komuna verko de Korczak kaj Stefania Wilczyfska — la hela, varma, familieca atmosfero, plena je la infanaj konfido kaj rideto.

En la 1919a jaro Korczak kaj Falska kun la helpo de sociklerigaj agantoj, tiaj kiaj Stefania Sempolowska, Estera Gorde-Strozecka kaj aliaj en la loko Pruszkow apud Varsovio fondis en luita konstruaĵo orfejon sub la nomo “Nia Hejmo” por 50 infanoj laboristaj, el varsoviaj antaŭurboj, orfoj post malliberigitaj kaj persekutataj sociaj agantoj.

Korczak kune kun Maria Falska gvidas la Nian Hejmon.

Surbaze de la spertoj el la laboro kun la infanoj en la Domo de Orfoj ili kune prilaboras la sistemon kaj metodojn edukajn. Baldaŭ la Nia Hejmo kaj la Domo de Orfoj fariĝas modelaj establoj de la kompleta prizorgo, edukestabloj avangardaj por la tuta lando. Komence la financaj rimedoj por la Nia Hejmo estas modestaj. Ĝi estis nur subtenata de neriĉaj tiam laboristaj sindikatistoj. Estas do en ĝi malvaste, kaj malvarme, kaj malsate. Sed la infanoj havas la tegmenton super la kapo kaj la amatajn prizorgantojn, kiuj anstataŭas gepatrojn.

Kiel foje estis malsato, Falska skribis en la notaĵo en la Kalendaro- Kroniko de la 1921.06.17a, jene:

Hodiaŭ, escepte, la infanoj ricevis panon por la matenmanĝo. Kiam

30

sinjorino Ziuta donis lian porcion al Joĉjo K., li kapklinis antaŭ sia panpeco kaj — kiam li havis ĝin en la mano — li kisis gin solene. […]

Serene la infanoj eltenadis la mizeron. Pano mankis, sed ne mankis rido kaj ludoj. Sprito, rido kaj ludo — en la infana medio ne superŝarĝita, ne malserenigita pro infana humiligo — ĉion penetros kaj ĉion tralumos — kaj spite al ĉio — ĉiuj baroj ĉirkaŭiros. […] Nur dum longa tempo ne povis fiksiĝi komunaj ludoj de ĉiuj infanoj kune. Sed kiu vidis nian domon — ĉe la strato Cedrowa, posedaĵo de s-ro Paw4owski — la mizeron de la korto apud ĉi tiu domo, li facile komprenos kial. La lasta jaro interligis la pli junajn kaj pli aĝajn geinfanojn, la knabojn kaj knabinojn per la sola komuna ludo ebla ĉi tie — la danco. […] La vasta blovo de la efektiva vivo — la unua forveturo de ĉiuj infanoj somere en la 1926a jaro al Klimontow en ĉirkaŭaĵo de Sandomierz.

La domoj por orfiĝintaj infanoj estis bazitaj finance sur libervolaj enpagoj bonfaraj… Kiom da fortostreĉo postulis la klopodadoj pri vivrimedoj por tiel grandaj infanaroj! Korczak kaj Falska starigas antaŭ si ankaŭ aliajn celojn: transloĝigo de la infanoj al konstruaĵo speciale konstruita laŭ la bezonoj. Korczak havas jam la spertojn al la Domo de Orfoj kaj pli grandajn aspirojn. Devas esti eĉ pli bone.

Korczak havas grandan moralan aŭtoritaton kaj talenton inklinigi homojn por kunlaboro. Li arigas ĉirkaŭ si valorajn homojn, scipovas devontigi, instigi, stimuli, revi tiagrade, ke li trovas helpon kaj kunlaborantojn, kiuj laboras strikte laŭ liaj indikoj. La movado por la helpo al la infanoj ĉirkaŭprenas ĉiam pli vastajn rondojn en la Sendependa Pollando. Kiam la protekton super la Nia Hejmo transprenis grupo da sinjorinoj apartenantaj al la registaraj aferoj — ekokazis plibonigo de la materiaj kondiĉoj. Kaj do en la jaro 1928 la infanoj transiras al ampleksa, jam propra domo, konstruita en antaŭurbo de Varsovio, en sana ĉirkaŭaĵo, en Parko Bielany.

Tradukis: Jerzy Uspienski.

31

— pàgina 4 del PDF —

ILEI-simpozio en Parizo.

Helmut Sonnabend

Mi atentigas pri grava evento en Parizo. Tie okazos simpozio pri la lingva demando. Bonvolu konsideri vian kontribuon kaj rekte skribi al James Fairbank, 6 avenue Th. Rousseau, F-75006 Paris.

La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en la kadro de l’ U. E. R. pri Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko, universitato Renĉ Descartes, organizos simpozion pri “Principaj kondiĉoj por ĝenerala internacia —Eŭropa— lingvo”.

La tasko de la simpozio estas nomi lingvon kiu povus esti komuna por ĉiuj sociaj, kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj interrilatoj en la fondiĝanta Eŭropo. La temaro ampleksas la socian problemon kaŭzata de la lingvodiverseco en internaciaj rilatoj:

1. la historio de la problemo, kaj

2. la nuna situacio de la problemo.

La simpozio okupiĝos pri la solveblecoj kaj la solvproponoj laŭ sociaj, ekonomiaj, politikaj, demokratecaj, lingvistikaj, pedagogiaj kaj fakteĥnikaj kriterioj.

Ili estu aplikataj al:

1. la latina lingvo kiel klasika lingvo en revivigita aŭ simpligita formo,

2. la angla, franca, germana, hispana kaj rusa lingvoj aŭ en normaj aŭ en

simpligitaj formoj,

3. projektitaj aŭ seninfluaj planlingvoj kiel Volapuk, Idiom Neutral,

Interlingua, Ido, Occidental kaj Novial,

4. Esperanto kiel sola lingvo transformiĝinta de projekto al vivanta.

La simpozio daŭros .tri tagojn (de 1979.10.18 al .20) kaj okazos en la universitato Rene Descartes, 12 rue Cujas, F-75005 Parizo. La unua tago antaŭvidos prelegojn enkondukajn en la temaron, dum la dua servos al la pristudado de la demandoj en laborgrupoj. La trian tagon estos raportite pri la rezultoj fare de la laborgrupoj en la plenkunveno. Sekvos diskutado kaj eventuala rekomendo de unu lingvo kiel komuna Eŭropa lingvo.

32

Korespondo pri ekspozicio.

Helmut Sonnabend

La 8an de Novembro 1977 la Estraro de ILEI vizitis Uneskon kaj estis akceptita de s-ro Arsov, ĉefadjunkto pri Rilatoj kun Internaciaj Organizoj.

La estraro prezentis sian projekton organizi ekspozicion de infandesegnaĵoj kaj -pentraĵoj kiel ankaŭ fotaĵoj. S-ro Arsov mem proponis ekspozicii en la enir-halo de Unesko kaj petis pluajn detalajn informojn.

Reveninte de la estrarkunsido, la prezidanto la 14an de decembro 1977 skribis longan leteron al s-ro Arsov kaj donis la deziritajn pluajn informojn: menciitaj estas la ŝtatoj kun kiuj ILEI havas sekciajn rilatojn kaj petata estis la ekspoziciaj temoj, la taksita nombro kaj lige kun ili la bezonataj tabuloj laŭ m?. Proponita estis la tempo inter la 2a de aprilo ĝis la 15a de junio 1979.

La letero de la prezidanto estis respondita la 11an de julio 1978. Respondis la ĉefo mem (s-ro Eric Armerding):

Estimata sinjoro, per letero de 14a de decembro 1977, vi afable informis pri kelkaj detaloj rilate al via propono pri Monda Ekspozicio de Infandesegnaĵoj en 1979 ĉe la Unesko-sidejo, projekto pri kiu vi antaŭe parolis kun s-ro Arsov la 8an de decembro.

Agnoskante ja la intereson, kiu povus prezenti via projekto, kaj dankante vin pro tiu iniciato, la Komitato pri Kulturaj Manifestacioj, dum ĝia kunveno la 6an de junio 1978 esprimis timojn pri la multeco de infan-desegnaĵaj ekspozicioj kiuj povus okazi en la Unesko-sidejo okaze de la Internacia Jaro de la Infano.

Fakte, du ekspozicioj pri “Desegnaĵoj kaj mozaikoj de infanoj el Popola Respubliko de Bulgarujo” kaj “Desegnaĵoj kaj pentraĵoj de afrikaj infanoj” jam estas aprobitaj por la periodo de la dudeka sesio de la Ĝenerala Konferenco. Aldone UNICEF kaj Unesko kune organizos, en 1979, tre gravan mondan konkurson en junio. Krome de tiuj ĉi projektoj estas aprobitaj fotografaĵa ekspozicio “The children of this world” kaj alia pri infanaj libroj prezentotaj de Libra Foiro de Frankfurto.

Tial, la Komitato pri Kulturaj Manifestacioj opinias, ke via projekto nur estus akceptebla se ĝi prezentus efektivajn garantiojn pri la original-

33

— pàgina 5 del PDF —

eco kaj la kvalito de la laboraĵoj ekspoziciitaj. Tiurilate mi estas komisiita, peti de vi plej multajn komplementajn informojn antaŭ ol fari decidon pri via porpono. […]

Eric Armeding.

La prezidanto de ILEI jam respondis 9 tagojn poste, la 20an de julio: EZ

De mia konstanta reprezentanto ĉe Unesko, s-ro J. Fairbank, mi ricevis kopion de letero, skribita je la 11a de julio, en kiu vi petis aldonajn informojn.

Mi komprenas, ke en 1979 okazos en Parizo pluraj ekspozicioj, kiuj ĉiuj similas en la temo kaj kontribuos al la “Jaro de la Infano”. Kelkaj jam estas aprobitaj de via koncerna komitato. Ĉiuokaze mi afable dankas vin, ke la komitato en junio okupiĝis pri nia iniciato prezenti la infanajn kontribuaĵojn sub la indikita temo: “Ne rasoj, sed ni infanoj vivas en la mondo”.

Sendube signifas tiuj ĉi laboraĵoj tre gravan atentigon pri la rasaj problemoj, kiuj esence nur povos esti solvitaj per pacienca edukado. Tiucele instruas niaj geinstruistoj ligitaj en ILEI.

Tiu principa bazo ampleksigas la taskojn por la infanoj, pri kiuj mi informis en mia letero de la 14a de decembro 1977. Rilate al la demandita originaleco de nia planita ekspozicio laŭ nia scio kaj kono ĝis nun neniaj registaroj, organizaĵoj ligitaj aŭ ne al Unesko iam kaj ie produktis la saman esencan, unikan ideon. Mi povas certigi al la Komitato pri Kulturaj Manifestacioj, ke ni nur elektos kaj ekspozicios kvalitajn laboraĵojn, sed mi devas atentigi vin, ke jen infanoj desegnas aŭ verkas kaj ni ne povas mezuri ilin per niaj plenkreskulaj okuloj.

La temoj rilatas al la infana vivo kaj demonstros la egalecon de la infanaj deziroj, ĝojoj, doloroj kaj sentoj — tute ne ligitaj al rasoj.

Por ne tro ŝarĝi vian halon ni reduktos la kvanton de la desegnaĵoj kaj pentraĵoj al almenaŭ 700 ĝis 800 verketoj, t.s. ankaŭ redukton de la ekspoziciaj tabuloj, do proksimume 50 m?.

Mi proponas la tempon de la 2a de aprilo ĝis la 30a de majo 1979.

[::]

Helmut Sonnabend

34

Pasis la tempo — informoj pri la sorto de nia ekspozicio ne alvenis. La prezidanto de ILEI decidis parisloke vidi kio estas. La trian de novembro li estis akceptita de s-ro Armeding. Li demandis, ĉu la respektiva komisiono jam decidis pri la letero de ILEI de 78.07.20. De julio ĝis novembro okazis nenio. Sed s-ro Armeding kaj s-ro Asov (la lasta alvenis iom pli poste) emfazis la necesecon ekspozicii niajn desegnaĵojn kaj pentraĵojn. Fine de novembro kunvenus denove la respondeca komisiono por decidi pri nia ekspozicio.

Pri nia klopodado eventuale ekspozicii en la Centro de G. Pompidou estos raportite aliloke.

Unue fine de la jaro 1978 evidentiĝis la ebleco por ILEI ekspozicii en Unesko kontraŭ pago de 2 366 FF — potage kompreneble. Por ILEI tiu ĉi postulo estis dise de ĉiu diskutado, sed montriĝis por ILEI nova elirpunkto: de s-ino Marina Michelotti (nia sekciestrino en Sanmarino) la prezidanto estis informita, ke s-ro A. M’Bow, ĝenerala direktoro de Unesko, estis vizitanta Sanmarinon je la 1978.12.14a, kaj estis interalie tre kore salutita de lernejaj infanoj, kiuj invitis lin, inaŭguri la mondan ekspozicion. La ĝenerala direktoro konsentis, kondiĉe ke li ricevos oficialan inviton.

Informite pri tiu ĉi evento en januaro 1979 la prezidanto tuj skribis al s-ro M’Bow, detaligis la ĝisnunan staton, emfazis ke ILEI sindone kunlaboras kun Unesko, invitis en la nomo de la infanoj kaj proponis lokan halon en Unesko. La respondo alvenis la 13an de marto 1979:

[…]

En la nomo de la ĝenerala direktoro, mi havas la honoron atesti ricevadon de via letero de la 8an de februaro 1979 per kiu vi transdonis al li la peton, esprimitan de s-ro Helmut Sonnabend, prezidanto de la Interacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj prezenti la ĉisupre cititan ekspozicion en la Domo de Unesko.

Tiu ĉi projekto estis objekto de profundaj esploroj je diversaj sekcioj rilatantaj pri tia afero. Agnoskante ja la intereson pri via propono kaj la fruktodonan laboron- plenumitan de via Ligo, la fakaj oficoj de Unesko atingis la konkludon, ke la jam eksterkutime ŝarĝita tempodistribuo de la ekspozicioj dediĉitaj al la temo de la infano dum la jaro 1979a ne ebligas jesan respondon al via peto.

[=]

R. Marques, Direktoro p.i. Ofico por Konferencoj pri Lingvoj kaj Dokumentoj.

35

— pàgina 6 del PDF —

Tiu ĉi definitiva respondo decidigis la estraron elekti alternativon: la urbo

de la ekspozicio estos nun Lokarno — la loko de nia 13a Konferenco.

Tamen ekzistis ankoraŭ ĉiam la promeso de s-ro A. M’Bow. Tial la prezid-

anto skribis denove al li:

N 20a de marto 1979 Sinjoro Generala Direktoro, afablan dankon pro via respondo de la 13a de marto 1979. Mi tre bedaŭras, ke tre riĉa kaj profunda atesto de infana esprimkapablo ne trovis lokon en la centro de Unesko.

“Ne rasoj, sed ni infanoj vivas en la mondo”, tiu ĉi devizo substrekas la intencon de Unesko kaj de nia Ligo senkompromise defendi la Homajn Rajtojn. La Internacia Jaro de la Infano estas pretendo por nuno kaj estonteco. Ni konstante celas pluajn konkretajn paŝojn al internacia interkompreniĝo inter la infanoj.

Tre estimata sinjoro M’Bow, la infanoj de Sanmarino kiujn vi vizitis, skribis al mi, min demandante, ĉu vi ne forgesis vian promeson, inaŭguri

la ekspozicion? Volonte mi ripetas mian inviton de la 16a de januaro 1979.

La ekspozicio okazos nun en Lokarno kunlige kun nia. 13a Konfer-.

enco. Ĝia inaŭguro estos la 20an de julio 1979 je la 11.45, en la Scuola Magistrale Cantonale.

Vi certe samopinias kun mi, ke al infanoj donita promeso ne permesos neglekton. Same mi kore invitas vin, partopreni la malfermon de nia Konferenco je la deka horo en la Societa Elettrica Sopracenerina. Ĝi estas dediĉita al la ĝenerala temo: infano kaj lingvo.

Mi anticipas vian ĉeeston: la infanoj tre ĝojos vidi la Ĝeneralan Direktoron de Unesko kaj por nia konferenco via vizito signifus honorigon kaj rekonon de nia laboro.

Bonvolu akcepti, sinjoro Ĝenerala Direktoro, mian respekton kaj altestimon por vi persone kaj via granda laboro je la bono de edukado kaj kulturo en la mondo.

[…]

Jam la 1lan de majo 1979 la Ĝenerala Direktoro respondis pere de s-ro

E. Armeding:

36

[I

Mi estas komisiita atesti la ricevon de via letero adresita al la Ĝenerala Direktoro, per kiu vi afable ripetis vian inviton al li inaŭguri la 20an de julio 1979 en Lokarno la ekspozicion de infanaj desegnaĵoj kaj fotoj “Ne rasoj, sed ni infanoj loĝas en la mondo”.

Estas ja tre kortuŝita de via afabla invito, la Ĝenerala Direktoro ege bedaŭras ne povi akcepti ĝin, ĉar je la sama tempo li devos partopreni al la Supera Konferenco de la Ŝtatestroj kaj registarestroj de la Organizo de la Afrika Unueco.

[=:]

[subskribo]

La prezidanto de ILEI decidis ne lasi la aferon tia, kaj skribis novan

leteron:

29.5.1979 Sinjoro Ĝenerala Direktoro, kun granda danko mi konfirmas vian rapidan respondon de la lla de majo 1979. ILEI akceptas la superan rangordon, ke vi devas ĉeesti en la Konferenco de la ŝtatestroj kaj registarestroj de la organizo de la Afrika Unueco.

Ni sekvas kun granda intereso ĉiujn politikajn, sociajn kaj kulturajn disvolviĝojn en Afriko kaj emfaze submetas nian atenton al la edukado de la infanoj. Ĉiu solvita problemo estas certe pozitiva paŝo al progresa kaj paca evoluado.

Tamen, ankaŭ per la granda ekspozicio malfermiĝos io, kies efiko ne nur estos limigita al iu rapidfluga momento. Mi volas preterlasi mencii nian konstantan insiston, veki la interesiĝon de la infanoj, ĉu gravas la raso aŭ la homo.

Ĉu por Unesko estus konsilinde — ĉar vi estas malhelpata persone malfermi la ekspozicion — sendi anstataŭanton? Sinjoro Ĝenerala Direktoro, mi certe ne eraros, ke vi ankaŭ trovos solvon por la infanoj, kiuj iaforme nun estas “kunlaborantoj” de Unesko en la kontraŭrasisma jardeko.

Mi petas pardonon pro mia obstineco, kiu eble tamen ne tedos vin.

Estime kaj espere atendante vian respondon

[subskribo]

37

— pàgina 7 del PDF —

FRG: reagoj al la ILEI-rezolucio.

Helmut Sonnabend

La 12a Internacia Konferenco de ILEI allasis interalie rezolucion pri la lingva situacio en la mondo. Per ĝi la registaroj estas demanditaj pri sia sinteno rilate la solvon de la lingva problemo (vidu IPR 78:3, p.71). La diversaj respondoj estas iel tipaj.

La lingvan situacion en EK tre kompetente priskribas la Federacia Ministro pri Klerigo kaj Scienco. Ĉu nun la koncerto inter la lingvoj en EK atingos pli altan ŝtupon?

1. Federacia Prezidoficejo. II/ 1-6612- 527/28 Tre estimataj sinjoroj, la s-ro Federacia Prezidento komisiis min, danki al vi por via skribaĵo de 2.12.1978, kiu ĉi tie estas registrita.

Bonn 1, 7.12.1978

Kun afablaj salutoj.

2. Krist-Sociala Unio (C.S.U.). Munĥeno, 7.12.1978 Tre estimata…,

Komisiite de s-ro Strauss mi dankas vin pro via letero kaj la aldonita rezolucio. Bonvolu havi komprenemon, ke s-ro Strauss kiel ministroprezidento de la Libera Ŝtato Bavario ne havas kaŭzon, doni oficialan deklaron. Sendepende de tio CSU kaj s-ro Strauss subtenas la reciprokan kompreniĝon de la diversaj popolgrupoj kaj popoloj en Eŭropo.

Kun afablaj salutoj.

3. La ĉefo de la ŝtatkancelario de la lando Ŝlesvig-Holstejnio. 3.79 – Stk 250 Kiel, 8.12.78 Tre estimata sinjoro…,

S-ro ministroprezidanto d-ro Gerhard Stoltenberg dankas pro via afabla skribaĵo de 2.12.1978. La rezolucio koncernas ja la tutan nacion, sed ne tiel la unuopajn landojn. Certe interesos vin, kiel ĉe ni en Ŝlesvig-Holstejnio estas la lingva situacio. Ĉiu Ŝlesvig-holstejnano parolas germane, tre multaj parolas malaltgermane. Krome estas regionoj en kiuj la dana estas parolata, kaj tio ofte malaltdane.

38

Aa ——~—— e

En Frislando en kelkaj regionoj estas parolata la frisa, kaj tio en pluraj dialektoj. La landa registaro klopodas konservi la kulturan multecon. Kompreniĝaj problemoj ne ekzistas. Ĝi aprobas ĉiujn klopodojn servantajn al kompreniĝado inter la popoloj.

Kun afablaj salutoj.

4. Libera Hanso-Urbo Bremo. Senata Kancelario Tre estimataj…, Sinjoro urbestro Koschnick petis min, tre kore danki al vi pro la alsendo de via rezolucio de somero 1978. La demandoj en ĝi certe ne devus esti respondataj de Bremo, sed nur de Bonn.

Bremo, 12.12.1978

Kun afablaj salutoj.

5. La Ĉefo de la Ŝtatkancelario de la Lando Nordrejn-Vestfalio. Disseldorf, 14.12.1978 Tre estimata…, S-ro ministroprezidanto Rau petis min, afable danki al vi pro via skribaĵo de 2.12.1978. Al la tri demandoj mi diras la jenon:

La multlingveco en Eŭropo estas esprimo de la kultura multeco, kiu ankaŭ havos sian valoron en politika unuiĝinta Eŭropo. Ĉiu provo de nivelado nek servus la eŭropan unuiĝon nek la interesojn de la civitanoj.

La lando Nordrejn-Vestfalio ne havas la eblecon, proponi unu lingvon — ĉu unu de la ekzistantaj naciaj lingvoj, ĉu unu artefaritan mondlingvon — kiel komunan komprenilon en la Eŭropa Komunumo. La Federacia Registaro reprezentas en la Eŭropa Komunumo la Federacian Respublikon Germanion.

Kun afablaj salutoj.

6. Rejnlando-Palatinato: Ministro pri kulturo. 942 A-51 302/30 Tre estimataj gesinjoroj, ni dankas pro via letero de 4.12.1978 kaj respondas

Mainz, 18.12.1978

viajn demandojn jene:

Ni opinias, ke la perado de vastaj fremdlingvaj konoj en lernejoj havas grandan signifon. Niaj spertoj montras, ke per tio la ebleco de lingva interkompreniĝado konsiderinde estas akcelata.

Mi ne intencas enkonduki Esperanton kiel komunan “neŭtralan” lingvon

39

— pàgina 8 del PDF —

en la lernejan instruadon; anstataŭ tio mi opinias, ke estas sencplene peri konojn pri najbaraj popoloj. Aparte signifanta estas la celo, ebligi enrigardojn kaj veki komprenojn pri la kultura vivo de ili, kaj profundigi la estimon inter la popoloj de Eŭropo.

Kun afablaj salutoj.

7. Ŝtata Ministerio Badenio-Vurtembergo.

4581/8 Stuttgart, 19.12.1978

Tre estimataj, komisiite de la s-ro ministro-prezidento mi dankas vin pro via skribaĵo de 2.12.1978.

La s-ro ministro-prezidento informiĝis pri via rezolucio konstatanta la ekziston de apartaj lingvo-problemoj en la triangulo de Italio, Aŭstrio, Jugoslavio.

Certe vi komprenos, ke la s-ro ministro-prezidento deziras sindeteni de iu komento, kiam temas — kiel tie ĉi — antaŭrange pri aferoj de eksterlandaj ŝtatoj kaj tial ne estas tuŝataj la interesoj de la lando Badenio-Vurtembergo.

Sed mi povas certigi al vi, ke por la landa registaro de Badenio-Vurtembergo ĉiam estas aparta deziro, emfaze akceli la lingvoinstruadon — en lernejo, altlernejo kaj popolklerigaj aranĝoj. Se plej eble multaj regus unu aŭ eĉ pliajn fremdlingvojn tiam estus plenumitaj la antaŭkondiĉoj por la politika, ekonomia kaj kultura kompreniĝado inter la popoloj.

Kun afablaj salutoj.

8. Bavaria Ŝtatministerio pri Instruado kaj Kulturo.

11/6-8/194690 Munĥeno, 19.12.1978 Tre estimata…,

La s-ro ŝtatministro transdonis al mi vian skribaĵon por Trespondo. Pri la sinteno de la Libera Ŝtato Bavario rilate modernajn fremdlingvojn informos la salutvorto de la s-ino ŝtatsekretariino. Ŝi parolis okaze de malfermo de la federacia kongreso de la fakorganizo Modernaj Fremdlingvoj la 20.03.1978an. Volonte mi transdonas al vi kopion de la teksto.

Koncerne Esperanton la ŝtatministerio atentas la decidon de la Konstanta Konferenco de la Kulturministroj de la landoj en la Federacia Respubliko Germanujo de la 4-San de novembro 1954 en la reskribo de 28-29an de septembro 1961; ĝi tekstas:

“La enkonduko de Esperanto kiel deviga fako estas rifuzita. Koncerne la

40

instruadon de Esperanto en libervolaj laborrondoj ne ekzistas kontraŭkonsideroj.” Kun afablaj salutoj.

9. La Hesia Ministro pri Kulturo. IV C4 -957/231 – 113 Tre estimataj…,

Ankaŭ en Hesio la lingva problemo estas vidata ekz. estiĝanta pro la alta nombro de eksterlandaj laboristoj. Per proponoj celantaj la lernadon de la germana lingvo kaj la flegadon de la gepatra lingvo la landa registaro klopodas helpi la koncernatojn.

Al la tri demandoj de la rezolucio mi ne povas respondi. Ili estas de principa signi ederacia Registaro. ipa signifo por la tuta Fed gi —

10. La MalsuprSaksia Ministro pri Kulturo. 304 – 32102 – 1/78 Tre estimata…,

Hanovro, 19,1 9

La senditan rezolucion de la konferenco en Gorico (Italio) mi legis kun intereso. : | La konferenco okupis sin je lingvaj problemoj koncernantaj aparte la landojn Italio, Aŭstrio kaj Jugoslavio. Kun afablaj salutoj.

11. La Federacia Ministro pri Klerigo kaj Scienco. Nr. 11/6 – 8/194690 5.1.1979 Tre estimata…, Mi dankas pro via letero de 2.12.78 ricevita de la ĉefo de la kabineto. Rilate la tri punktojn de la aldonita rezolucio mi diras la jenon: 1. La problemo de lingva kompreniĝo, kiu i.a. ankaŭ estiĝas en internaciaj rondoj, ĉi tie estas konata. Ĝuste pro tio la Eŭropa Parlamento eldonis antaŭ certa tempo rezolucion pri la klerig-politika demando en la Eŭropa Komunumo. Interalie ĝi emfaze postulis pliajn esplorojn kaj eksperimentajn projektojn rilate la fremdlingvan instruadon, “ĉar la forigo de antaŭjuĝoj kaj fortigado de reciproka konfido kaj komprenemo inter la popoloj de Eŭropo ankaŭ anticipas la kreadon de unu komuna instrum-

41

— pàgina 9 del PDF —

ento por komunikado.”

La Eŭropa Parlamento opinias, ke ĉiuj infanoj en EK ricevu la eblecon, akiri uzeblan konon de almenaŭ unu lingvon de la Komunumo. (oficiala informilo de EK — 11.12.1978, n-ro C.296/49).

2. Ne estas intencate interne de EK proponi iun nacian lingvon kiel komunan lingvon. Tia propono havus pro diversaj kaŭzoj nenian sukceson. Tiurilate EP esprimas sian opinion en la supre menciita rezolucio kaj rifuzis decidon favore por unu vivanta lingvo kiel unua deviga fremdlingvo, ĉar tio estus “senutila”. Luj |

3. Ĝuste por malavantaĝigi neniun lingvon, EK deklaris ĉiujn lingvojn de la membroŝtatoj samrajtaj ofic-lingvoj, La personara, financa kaj materiala bezono estas laŭnature signifa kaj ne evitas kelkokaze tradukerarojn. Sed tion oni devas akcepti, se la principo de la egalrajteco de la membroŝtatoj — ankaŭ rilate lingvojn — ne estus difektita.

La enkonduko de neŭtrala lingvo en internaciajn rondojn estas jam pli ofte

proponita. La certe plej juna puŝo en la formo de rezolucia propono venis de

EK deputitoj por diskutigi la parlamenton pri la ebla enkonduko de Esper-

anto kiel laborlingvo por la EK. Sed ankaŭ pri tio ĝi decidiĝis negative, same

kiel oni decidis kontraŭ unu lingvon kiel devigan unuan fremdlingvon. Kiel unuflanke dezirinda estus solvo de la nuntempa lingvo-problemo per kreado de komuna komunikilo, tiel maleble ŝajnas esti ties realigo pro la diversaj kaŭzoj. | = Parlamentaj demandoj, postuloj de interesiĝantaj grupoj, rezolucioj de ligoj, kolektado de subskriboj ktp. alportis ĝis nun — kiel montris la pasinteco kaj estanteco — nenian decidon en la senco de pozitiva ŝanĝiĝo de la lingva politiko en internaciaj rondoj. sd Sa asfitoj

42

Esperanto en mia lernejo.

Andre Pierard

Mi lernis la lingvon internacian perkoresponde dum unu jaro, kaj mi rapide ekpensis, ke la instruado de Esperanto kunportos pedagogiajn eblecojn. Je majo 1977, post la internacia lerneja eksperimento entreprenita de s-ro Sondervorst ĉe lia komunuma elementa lernejo en la vilaĝo Saint-Gerard (Belgujo) kaj, post kontaktoj kun la inspekteco kaj la direktoreco, en mia lernejo mi decidis instrui la lingvon internacian dum unu horo ĉiusemajne krom la normalaj studhoroj. Mi do komencis la instruadon je la la de oktobro

1977, kun 10-12 jaraj geknaboj.

Sed rapide, mi rimarkis, ke la Esperanto-kurso estas:

— vortproviza leciono; dank” al ĝia “afiksa ludo”: post ok monatoj de lernado, vortoj estas komprenataj instinkte, sed ili situas malfacile en la infana vortprovizo. La geinfanoj do devos uzadi la nacilingvan vortaron por precizigi la penson nacilingve.

— analiza leciono: la adjektiva uzo, la akuzativo devigas, ke la lernantoj efektivigas ĉiaman strukturan analizon, distingas agad- kaj statverbojn, observas la relativan pronoman meĥanismon, la komplementajn propoziciojn.

— sintaksa leciono: oni klopodas esprimi nacilingve per idiomaĵoj la pozicion de gramatika grupo pri kiu oni insistas. Kiel esprimi diference: la hundo rigardas la katon”, la katon la hundo rigardas”, la katon rigardas la hundo”, “rigardas la katon la hundo”, “rigardas la hundo la katon”.

– konjugacia leciono: la lernanto ĉiam devas uzi la efektivan konjugacian tempon, kiu ne ĉiam estas la sama kiel tiu en la nacia lingvo.

— bonega antaŭscio por lernado de fremdaj lingvoj: studadoj efektivigitaj ĉe malsamaj landoj al ni montras, ke geinfanoj lernintaj Esperanton dum unu jaro kaj fremdan lingvon dum alia jaro, efektivigas pli bonajn rezultojn en tiu fremda lingvo ol tiuj, kiuj lernis tiun lingvon fremdan dum du jaroj.

— plibonigo de legado kaj ortografio: kompreneble, la esenca valoro de la literoj diferencas en Esperanto. Do la lernantoj devas esti atentaj pri la literoj, ankaŭ kiam ili legas aŭ skribas nacilingve. Oni povas kompari tion

43

— pàgina 10 del PDF —

kun la matematika baza ŝanĝo. |

— gajmieniĝo de la personeco: la infanoj kutimiĝas al fremdlingva parolo. Plue dank” al ĝia facileco Esperanto ebligas, ke malpli naturdotitaj lernantoj povas esprimiĝi kaj manifestiĝi.

— kleriga kaj socia leciono: la infanoj lernas multajn informojn per korespondado pri geografio, historio, kleriga kaj socia vivo.

Kiam mi vidis, ke tiuj temoj ĉi-supre partoprenas al normaj instruitaj temoj de la unuagrada lernejo, mi instruis la lingvon internacian dum miaj normaj studhoroj. Kaj vi, kiam vi tion faros?

Informoj el Usono.

ak ok dk

En Usono hodiaŭ nur 1596 de la lernantoj ĉe mezlernejoj (14-18-jaraĝaj) studas fremdajn lingvojn, kaj nur 1096 ĉe universitatoj. El 22 737 mezlernejoj, 4 344 ne havas fremd-lingvajn kursojn, kaj malmultaj havas pli ol du-jaran programon por ĉiu lingvo. Rezulte, lernintoj kiuj poste iĝas membroj de estraro civitana, kiu regas ĉiun lokan lernejon havas negativan vidpunkton al la studado de fremdaj lingvoj kaj malfavoras tion por siaj lernejoj.

Nur 5396 de Usonaj universitatoj postulas fremdan lingvon kiel parto de “B.A.”diplomo, kaj nur 1995 postulas fremdan lingvon por eniri.

Por studi la supre menciitajn problemojn, la Usona prezidento Carter starigis Komisionon pri Fremdaj Lingvoj kaj Internaciaj Studadoj, kiu provizore jam rekomendis ke registaraj subvencioj por la plua edukado de instruistoj koncentriĝu sur tiuj en la publikaj lernejoj (anstataŭ ĉe universitatoj kiel antaŭe), kaj ke komercistoj estu instigataj dungi junulojn kun lingva lerteco.

Inter la aliaj temoj kiujn la Komisiono raportu al la Prezidento estas rekomendo pri kiel publikigi la gravecon de la studoj de fremdaj lingvoj kaj inter-

naciaj studoj, por plibonigi komunikadon kaj interkompreniĝon kun aliaj nacioj. La Komisiono laboros ĝis printempo 79.

44

In-problemoj.

Istvan Szerdahelyi

“Virinoj”?

Post dekses jaroj de esperantisteco mi ekhavas problemojn kun “virinoj” kaj “ulinoj”. Kulpas pri tio: mia fido pri la relative alta logikeco de nia lingvo, la jaro de la “virino”, Plena Ilustrita Vortaro, kaj ĵusa diskuto kun amikoj ĉiteme. Konata estas la fakto, ke ne nur esperantistoj kutimas poluri kaj refleksii sian lingvon, sed ĵusatempe ankaŭ la “virina” movado. Tiu lasta argumentas, ke la vira supereco dokumentiĝas ankaŭ en la historidevena lingvouzo, kaj do oni devus batali kontraŭ tio ankaŭ lingve. Tio kondukas al (nur parte ŝerca) uzo de ekzemple ”frau“ anstataŭ ”man“ (= “oni”, en la germana, sed origine “viro”), en koncernaj inmovadaj ĵurnaloj. Kvankam unuavide oni emetus rideti pri tio, eĉ la plej obstina kontraŭ-inmovadulo devas koncedi, ke estas vero en Ĉi-ĉio.

La demando, kiel ĉi-temo aperas rilate al la Internacia Lingvo, ŝajne ankoraŭ ne okupigis esperantistinojn, eĉ ne la rilatan kunvenon en la UK de Rejkjaviko. Pri tio mi konvinkiĝis en amika konversacio antaŭnelonge ĉi tie. Montriĝis en la diskuto, ke Esperanto ja estas kaj estis uzata en maskla senco, sed ke ĝi tamen havas la kapablon esti uzata pli egalece rilate la seksojn: temas pri la ekzisto kaj la uzo de la sufiksoj u/ kaj in. Anoj de la inmovado tuj kvalifikus la vortformadon “virino” kiel masklisman, argumentante, ke ĉi-derivo estas analoga al la formado de la ino el la ripo de la unua viro. Kaj tio pensigis min, igis min preni mian PIVon kaj serĉi la difinon de “in”. Kaj la stranga okazis: laŭ la difino donita tie la vorto “virino” estas logika absurdaĵo! “In” nek laŭ la unua (viro ne estas specio!) nek laŭ la dua (viro ne estas parencnomo!) nek laŭ la tria semantika grupo povas sencoplene kombiniĝi kun

Pri la tria semantika grupo necesas speciala komento: “al nomoj esprimantaj kvaliton, funkcion k.s.”, inter kiuj figuras la ekzemplo “virino”. Sed ĉu vere la funkcio de viro (laŭ PIV: “…organizita por demeti en inon la semon de ido”) kombineblas kun “ino” por rezultigi sencaĵon? En tiu vidpunkto “virino” povus esti nur alia esprimo por “hermafrodito”, ĉar ambaŭ seksaj reproduktokapabloj estas nomitaj. Se temas pri la kvalito de viro (do kontrasta al infano aŭ virino laŭ PIV) en semantika interpreto transiranta la nuran biol-

45

— pàgina 11 del PDF —

ogian reproduktan sferon, tiam “virino” estus ino, havanta “viran” kvaliton. Ĉilasta povas varii laŭ la detaloj de kulturo al kulturo kaj de civilizo al civilizo, tamen laŭ nura logikeco tia “virino” ne estas la kutima, meznombra ino sed iu, kiu pli malpli forte tendencas al vira aspektaro. Eble komparu la germanan ”’Mannweib“ kiu esprimas similan inon. Ĉiuj inoj interne kaj ekstere de la Movado certe forte protestus, esti nomataj per tia nocio, kiu estas la rezulto de konsekvenca apliko de nia lingvo.

Ŝajnas do, ke “virino” nek kongruas kun egalecaj konceptoj (tiaj kiaj estas ankaŭ la Homaj Rajtoj) rilate la sekson, nek kun nia lingvo mem, aplikata en konsekvenceco.

Eble historiaj cirkonstancoj igis la unuajn (kaj postajn) uzantojn enkonduki la misformadon “virino”. Pledi, ke oni ne povus ŝanĝi tion pro tradicio, signifus ĝuste perdi avantaĝon de nia lingvo antaŭ la t.n. naturaj lingvoj (nome la reĝustigeblon de miskreskaĵoj).

En tiu respekto PIV en alineo III de “in” mencias ke la memstara uzo de “ino” okazas “plejofte kun malŝata nuanco”. Ŝajnas ke tio ankaŭ estas historia akompanaĵo, kiu laŭ opinio de nia diskutrondo ne devas akceptiĝi senkontrolate. Almenaŭ en la tempo de la lastaj 15 jaroj mi havas la impreson, ke “plejofta” ne plu ĝustas, almenaŭ en la buŝa lingvouzo, nek en tiu de la junularo (TEJO). Eble tiu lasta punkto estas nerekta pruvo, ke jen montriĝas historia ŝanĝo rilate la starpunkton pri la seksoj. Estus interesa tasko (eble por doktoriga tezo!) esplori funde, kiel ankaŭ en la literatura lingvouzo evoluis la

««

semantiko de “ino”. Pravigeblo por la malŝata nuanco apenaŭ ekzistas, ĉar finfine ni ja havas “aĉ” aŭ “fi” por tiudirekte modifi “ino”n.

Mia demando do estas: ĉu ni ne pli konscie uzu “ino”n, kaj laŭeble evitu la tradician neegalisman kaj nelogikan “virino”n?

Ni kore petas pri kompetentaj komentoj kaj kontribuoj.

12 43k Ki

Simila problemo leviĝas kun “ulino”. Konsekvence interpretita, la ekzemplo “belul-in-o” en PIV en la grupo 3/I de “in” esprimas inon, kiu havas la kvaliton, funkcion de belulo, do de bela viro. Sed tion la uzantoj de la vorto certe ne volas esprimi, ĉu ne? Kial ne uzi “belino”n, kiu laŭ PIV renkontiĝas nur en poezio kaj tolereblas nur, se “la radiko mem klare komprenigas ideon de persono”? La citita aserto de PIV malhavas logikecon, ĝuste tial, ĉar la radiko de la ekzemplo “belino” kiel izolitaĵo tute ne klare esprimas la ideon de persono (ankaŭ nepersonaĵo povas esti bela). La personigo okazas ĝuste

46

per la sufiksigo kun “ino”. Uzi “ul” signifas nenian aldonon, nek logikan, nek semantikan. Ĝi estas kaj superflua, kaj en supra senco eĉ semantike misgvida. Ne uzi “ulino”n kaj anstataŭi ĝin per “ino” signifas praktikan koncizecon kaj logikecon samtempe. Denove ankaŭ la diskriminacia derivismo, simile al “virino” ) Finfine, oni ja ankaŭ ne uzas “amatulinon”, sed amatinon. (Kvankam laŭ PIV tio povus esplikiĝi per la — tamen ne senriproĉa — lingva konvencio, ke devie de la uzo de la adjektivo la participo en substantiva formo nociigas personon.) Tial do mi sentas, ke kun “virinoj” kaj “ulinoj” oni ekhavas problemojn strikte observante la internan logikon de nia lingvo kaj aliflanke la lingvajn postulojn de egaleca traktado de la seksoj.

„ evitiĝus.

Hans Michael Maitzen.

Provo ion klarigi.

| La supran leteron sendis al mi kolego Maizen petante mian opinion. Mi jam delonge sendis al li mian respondon kaj, espereble, li permesas publikigi kaj liajn pensojn, kaj la miajn por pensigi pri tiu temo ankaŭ aliajn.

Temas pri la kombinado de la sekvaj morfemoj: vir-, -in-,

seo. -ul-, kaj l A icipaj sufiksoj. aj la part

“Vir-” havas la sekvan semantikan formulon: homo Ww E masklo — plenaĝa homo

“Knab-” havas la formulon: — ro masklo — infanaĝa

“Infan-” havas la formulon: homo —W neplenaĝa

homo et-aĝa

“Beb-” havas la formulon:

Regulo: el tiuj vortoj, kiuj enhavas en sia semantika formulo la kompon-

enton “masklo”, per la sufikso -in- deriviĝas ilia femala paro.

Tiamaniere ekestas triopa mikromodelo:

; Viro knabo knabeto homo V infano V bebo

virino knabino knabineto

41

— pàgina 12 del PDF —

Ĉi tiu triopa mikromodelo ne ĉiam estas konstruebla:

homo KAKO masklo — generinta idon PARLO

Same: BUBO 5 BUBINO, MULATO ~ MULATINO. Apartan modelon konsistigas la besto-nomoj.

besto neparhufulo — ekvo

ĈEVALo

en la difino mankas la komponento “masklo”, kio signifas ke la ideo estas ĝenerala, sen seksa markigo. En tia okazo la regulo estas: ĉe bestonomoj kaj la maskla, kaj la femala nomo deriviĝas el la generala:

virĉevalo

ĉevalino

3 A ĉevalo V

(Ido konstruis la mikrosistemon per la opozicio -ul-/-in-:

kavalulo kavalino ).

Rimarko: ŝajnas esti lingva universalaĵo la regulo, ke la femalan nomon oni derivigas el la maskla (almenaŭ mi persone ne konas lingvon, kie la derivado okazas inverse).

La tria tipo estas la senparaj vortoj: nur femalaj (sen lingva signo): amazono, madono, matrono, damo, subreto; nur maskla: generinto.

Fine: kiam la vortparo esprimiĝas per du diversaj vortoj: masklo — femalo (kaj ne “masklino).

kavalo (

La participaj sufiksoj kun finaĵo -o, same la sufiksoj -ul-, -an- kaj -isthavas en siaj semantikaj formuloj du konstantajn, komunajn komponentojn: homo — masklo. Iliaj distingaj komponentoj estas: “ago, karakterizo, aparteno kaj aktivo/profesio”. Regulo:

eno kaj aktivo/profesio”. Regulo: ĉiuj vortoj derivataj per la supraj sufiksoj havas -in- paron: lernanto—lernantino, riĉulo—riĉulino, urbano —urbanino, instruisto—instruistino. Ciuj ĉi derivaĵoj apartenas al la du-elementa (para) sistemo.

48

Rimarko: estas observebla la tendenco (en certa situacio) uzi la masklan elementon kiel komunan, ĝeneralan:

esperantisto 7 esperantisto pe V Le esperantistino e: kapitalisto kapitalisto c . : aj ĝi kapitalistino marksisto ( marksisto marksistino

La kaŭzo estas parte la ekonomio, aliparte la influo de certaj etnaj lingvoj. (En la Rusa oni tute ne uzas la femalan formon por la pli aŭtoritataj titoloj kiel: prezidento, generalo, profesoro, kuracisto k.s. Ekz: Vera Ivanova vraĉ “Vera Ivanova estas kuracisto” kaj ne “kuracistino”. Hodiaŭ eĉ ŝajnus ofendo diri: vraĉiĥa “kuracistino”, vorto tre similanta al zjaĉiĥa “leporino”. Sed la neologisman kaj elegantan sufikson -essa oni volonte uzas: advokat — advokatessa (“advokato” — “advokatino”).

Tra tiu optiko evidentiĝas ke:

“amato” — “amatino” sufiĉas (ne “amatulo) ĉar -at- enhavas la komponentojn: homo masklo. Same “amanto” — “amantino”. (Sed, se -ant- enhavas la komponenton: homo — masklo, kion signifas “naskanto”? Ĉu masklo kiu naskas? Verŝajne ankaŭ ĉi-okaze ni renkontas senparan derivaĵon: eblas nur “naskantino”, aŭ “naskanta ino”, aŭ “virino naskanta”…

Same evidentiĝas, ke “belino” estas manka derivaĵo, ĉar la morfemo “bel-” enhavas nek la komponenton “homo”, nek la komponenton “masklo”. La funkcio de “-in-” estas ĝuste: ŝanĝi la komponenton “masklo” al femalo. Sekve devas esti “belulo” — “belulino”.

Ce “-ul-” (se ni konsideras la difinon de PIV) ekzistas ankaŭ aliaj streĉoj. “-Ul-”, kiel jam dirite, enhavas la komponentojn: homo kaj masklo. Tamen ekzistas eksceptoj:

ĝi povas havi la komponenton “besto” anstataŭ “homo”:

besto RAMPULo — maskla — klaso de vertebruloj

49

— pàgina 13 del PDF —

Rimarko: PIV konsekvence uzas ĉiujn ĉi-tipajn vortojn plurale: hufuloj, amebuloj, mamuloj, araneuloj… signante tiel, ke temas pri grupo, klaso. Tial (eble) el inter la komponentoj povas manki la masklecon: oni diru “la hundino apartenas al mamuloj” kaj ne “la hundino estas mamulino”.

(Bedaŭrinde) “-ul-” povas nociigi ankaŭ nevivajn estaĵojn: laŭ PIV, trimastulo, triferdekulo, nubskrapulo — ĉi lasta (p. 1003): ĉielskrapanto. Nek “-ulo” nek “-anto” estas regula: ambaŭ signifas nepre vivan estaĵon, preferinde homon — sed neniokaze konstruaĵon! Tiaj esceptoj en la Internacia Lingvo estas tute superfluaj.

Ke tiuj sufiksoj estas tre proksimaj unuj al la aliaj montras, ke ili ofte uzatas kvazaŭ-sinonime: -ant-/-ul- (vidu supre), -ist-/-ul- (sciencisto — scienculo), -an-/-ul- (ĉielano — ĉielulo k.s.).

“-In-” kaj “-ul-” uzatas ankaŭ memstare: “ino” estas senpara (ne havas masklan paron) tiel semantike ĝi estas proksima al amazono, madono ktp. “-Ulo” — “ulino” aperas pare:

homo “masklo – senkarakteraj trajtoj

VIRINo — femala paro de VIRo. Por klare vidi la diferencon inter tiuj vortoj ni tabeligu iliajn semantikajn trajtojn (€e jes, e kaj, O ne):

ULO

Femalo Homo Markita Para INO e e O O ULINO e e o e VIRINO e e e EI

El la tabelo evidentiĝas ke, kvankam ili estas sufiĉe proksimaj, tamen ne tute egalaj, eĉ se ilia diferenco estas ofte nur nuanca aŭ stila. Ni, konsente kun Maitzen, ne rimarkas iun “malŝatan nuancon” ĉe “ino” aŭ “ulino”. Almenaŭ ili ne estas dedukteblaj el la semantika elemento de la morfemoj. Kiel tre ofte (sed ne saĝe) denove temas pri etna-lingva influo, konkrete: pri la tradukoj en nacilingvaj vortaroj. Ekz. en la Esperanto-Hungara vortaro “ino” estas tradukata kiel nosteny. Sed nosteny povas esti nur bestino (kaj neniam virino!). En la Rusa vortaro de Bokarjov “ino” estas tradukita kiel: 1. estaĵo in-seksa; 2. virino; 3. bestino. Sed en la inversa vortaro la vorton samka (signifanta “~inbesto”) oni tradukas nur per “ino” kaj ĝian paron samec per la ĝusta vorto:

50

“vir-besto”.

Cetere tiu ĉi malŝata nuanco ne evidentiĝas el la ekzemplo-frazoj de PIV: “La participa sufikso, laŭ sia senco mem esprimas ulon.” (Ne preciza frazo: ne la sufikso, sed la sufikso – o. La sufikso en si mem tion ne esprimas, se al ĝi algluiĝas la finaĵo -a aŭ -e. El la frazo do sekvas, ke: -anto = -ulo).

Alia frazo: “Se mi estus jam maljuna ulo…” = Se mi estus jam maljunulo = Se mi estus jam maljuna… Ni daŭrigu kaj finu: …eble mi ne okupiĝus pri inaj problemoj.

Internacia Printempa Semajno 79. Fredĉric Le Magadure

Organizite de la Esperantista Kulturdomo kaj de la Franca sekcio de ILEI, jam de la jaro 1975, la Internacia Printempa Semajno bone meritis sian nomon ĉijare, ĉar partoprenis pluraj grupoj kun sia gvidanto. Venis 4 geknaboj el Hvidovre (Danujo) kun Lis Thune, 8 knabinoj el Wormer (Nederlando) kun Pim van Tol, 3 gelernantoj el Le Mans kun J. Bĉnistant, 17 gelernantoj el Hennebont kun Frĉdĉric Le Magadure. Aldoniĝis germana knabo kun kelkaj aliaj junaj Francoj akompanataj de siaj gepatroj. Entute ariĝis 40 infanoj kaj gejunuloj.

Matene, ĉiu laŭ sia nivelo sekvis unu el la tri kursoj gvidataj de Lis Thune, Pim van Tol kaj Ffedĉric Le Magadure. Ankaŭ plenkreskuloj partoprenis ilin.

Posttagmeze, la vasta parko de Grĉsillon ebligas multajn ludojn kaj promenadojn, kolektadon de primoloj kaj aliaj floroj por ornami la tablojn de la manĝoĉambroj aŭ la dormoĉambrojn. Unu posttagmezo estis dediĉita al la vizito de la urbo Tours, riĉa je vidindaĵoj: la katedralo, la rivero Loire, la malnovaj kvartaloj bele renovigitaj, la muzeo de la metifrateco… Ĉio okazis sub la lerta gvidado de Tours-ano, Paul Poisson. Ankaŭ la veturado estis tre agrabla kaj gaja, ĉar la infanoj sin sekvis ĉe la mikrofono por kanti en Esperanto aŭ en sia nacia lingvo. Inter la promenadoj, ni menciu ankaŭ la viziton al la dolmeno kaj tiun al la bestofoiro en Baugĉ.

Dum la vesperkunvenoj ĉiuj plezure kantis. La ĉeestantoj konatiĝis kun la loĝlokoj de la grupoj, dank” al la lumbildoj komentitaj de la koncerna gvid-

S1

— pàgina 14 del PDF —

anto. La programo de la lasta “ĝenerala” vesperkunveno (antaŭ la foriro de la Danoj) estis riĉa kaj diversa: sin sekvis kantoj, skeĉoj, lumbildoj desegnitaj kaj komentitaj de la infanoj mem. Dum la preparado de tiu lasta serio, la eksterlandaj instruistoj lernis la teĥnikon pri lumbilddesegnado. Multe plaĉis la prezentado de diapozitivoj nigrablankaj, kiuj revivigis bonegajn epizodojn de la ĵus pasintaj tagoj. Ni ŝuldas tion al la staĝfotistoj, Henriko kaj Yannick, kiuj unuafoje provis tiun rimedon, unuafoje kaj sukcese. Aliaj staĝanoj helpis ilin en la rivelado kaj tondado de la bildoj.

La infanoj sin okupis ankaŭ en la multobligado de tekstoj kaj desegnoj por la staĝĵurnalo, donacita al ĉiu partoprenanto en la lasta vespero, kaj en la farado de krokodiloj aŭ kolieroj el perloj…

La etoso dum tiu restado havis familian karakteron, ĉio glate disvolviĝis dank” al la bonaj rilatoj inter ĉiuj. Konklude, la Internacia Printempa Semajno tre bone sukcesis kaj ni diras nur “ĝis revido!”.

La plenkreskaj partoprenantoj de la Paska Periodo havis unikan okazon pristudi la pedagogion de la lingvoinstruado al infanoj laŭ jena skemo: ĉiumatene, ili vizitis laŭvice unu el la kursoj. Posttagmeze, ili kunvenis por prezenti siajn rimarkojn pri la instrumaniero de la respektiva gvidanto. Sekvis debato sub gvidado de s-ino Vincent. Fine de la restado, la seminarianoj klopodis eltiri kelkajn konkludojn kaj gvidprincipojn por Esperanto-instruado al infanoj:

-— plene uzi la aktivemon de la infanoj, invitante ilin desegni, kanti,

gesti, mimiki, iri al la tabulo (ili aparte ŝatas tion);

— uzi ankaŭ ilian kreivemon per manlaboraĵoj, ĉiuj aktivaĵoj celante al akiro de sufiĉa vort- kaj fraz-provizo por kiel eble plej kompleta esprimkapablo.

Facile konkludiĝas, ke oni instruu laŭ rekta metodo, ĉefe kiam la infan-

aro estas diversnacia, kiel ĝuste okazis en Grĉssillon.

52

Aŭstralujo Aŭstrujo Belgujo Brazilo Britujo Bulgarujo Danujo Finnujo Francujo

F R Germanujo Grekujo Hispanujo Hungarujo Islando Israelo Italujo Japanujo Jugoslavujo Luksemburgo Kolombujo Koreujo Malagasujo Nederlando Nordameriko Norvegujo Nov-Zelando Polujo Rumanujo Sanmarino Sovetujo

Sud-Afriko Svedujo Svisujo Venezuelo

Ĉeĥoslovakujo Ĉinujo Germana D R Irano

Jemena PDR Kubo Singapuro Zairujo

SEKCIESTROJ DE LA LIGO

Jean Lehane, 2A Harms st., Toowomba, Queensland 4350

Ernst Rixner, Kleingasse 6, 18/8/13, A-1030 Vieno

E. Van Damme, Albert-I-straat 44, B-1750 Schepdaal

Elvira Fontes, C. P. 5888 Sio Paulo

Hilary Chapman, 7 Fairacre road, Barwell, Leicester LE9 8HH Vasil Bozarov, ul. Ljubotran 98, blok 4, Vhod A, Sofia

Lis Thune, Brembŝrvanget 15, DK-2650 Hvidovre

Pentti Jarvinen, Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82

Frĉdĉric Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont Hermann Behrmann, Grunigerstr. 5, D-4790 Paderborn

K. Koliopoulos, Plateia Pagratiou 5, strato Pyrou 28, Ateno (506) Francisko Zaragoza Ruiz, Coll. Nacional, Callosa de Segura, Alicante Zsuzsa Barcsay, Bem Kp. 25/b, H-1011 Budapest

Baldur Ragnarsson, Sogavegur 170, Reykjavik

Reuven Alberg, str. Kraus 12, Tel-Aviv, Ramat Aviv

Catina Dazzini, C. P. 22, I-54100 Massa, pĉk. 22-2883

Fusakugu Kido, Gamon Higashi 6-51, Kosigaja Saitama 343 Miodgrad Stojanoviĉ, Duruntorska ul. 2:IV-32, YU-11000 Beograd Robert Hoeneger, 4 rue des Charbons, Esch sur Alzette

Manuel Angel M., Apartado Aĉreo 50179, Medellin

Eugene Raveloson, B P. 127, Antananarivo

Oene Hoekstra, Frederikslaan 47, NL-1871 SB Schoorl

John L. Lewine, West Stockbridge, MA 01266

M. Landmark, Univ. i Oslo, Psykologisk Inst., PB 1094, Blindern, Oslo 3 Gvenda Sutton, 1 Wood street, Upper Hutt

Stefania Pakalska, Marszalkowska 53, m. 50, PL-00-676 Warszawa Marina Michelotti, via 25 marzo 73, I-43031 Repubblica di San Marino Johannes Palu, SĉOlme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV

Nikolaj Starodubĉev, Poŝtrestante, SU-340047 Doneck

Adele Fouchĉ, 6 Astoria Court, Summerstrand, Port Elisabeth 6001 Olle Olsson, Bantorget 3, S-22229 Lund

Jean Jacques Lavanchy, Tramenaz 21, CH-1814 La Tour de Peilz Esteban E. Mosonyi, Apartado 61500, Chacao, Caracas.

IZOLITAJ MEMBROJ

Karel Kraft, Zupanovice 49, CS-26214 Hrimezdice Okr. Pribram Lu Chien-bo, Szechuan Universitato, Chengdu, Szechuan

Til Dahlenburg, str. d. DSF 13, DDR-2722 Brŭel

M. Saghafian, Siras ave., Emdadi st. 22, Vanak, Teheran 19 Jozefo Megyeri, Al-Gomhouriyeh Hospital, Khormaksar, Aden Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila

Hongi Liao, apt. blk. 14, 2809 H, Eunos Crescent, Singapuro 14 Antoine-Samuel Ngangu, B P 13, Lukala, Nkandu

— pàgina 15 del PDF —

prezidanto

vicprezidanto sekretario vicsekretario

kasisto

FIMEM SAT UEA Unesko

ESTRARO DE ILEI

rektoro Helmut Sonnabend, In den Horstwiesen 42, D-3150 Peine,

F. R. Germanujo

direktoro Johano Ingusz, Liget ut. 40, H-1102 Budapest X, Hungarujo d-ro prof. Mario Dazzini, C. P. 22, I-54100 Massa, Italujo

prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante, Hispanujo

Olle Olsson, Bantorget 3, S-22229 Lund, Svedujo

KUNLABORANTAJ ORGANIZOJ

Federation Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne Sennacieca Asocio Tutmonda

Universala Esperanto-Asocio

Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj.Nacioj

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO — IPR

organo de

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj — ILEI en rilatoj de reciproka informado kun Unesko, kategorio C

aperas trifoje jare

redaktas — Helmut Sonnabend, In den Horstwiesen 42, D-3150 Peine, FRG poŝtĝirkonto — Stockholm 682-117-7 ILEI, Bantorget 3, S-22229 Lund, Svedujo jarabono — 20 svedaj kronoj

la abonprezon oni pagu al la landaj sekcioj de ILEI

nemembroj de ILEI pagu al la supre indikita poŝtĝirkonto

IPR 1979/3

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO IPR

Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

ILEI

9-a jarkolekto ; N-ro 3. 1979

Edistudio, Pizo, ltalujo

— pàgina 2 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

n-ro 3 — 1979 ENHAVO

a. ĝeneralaj artikoloj. |

Helmut Sonnabend — La internacia jaro de la infano ….. . 53 b. fakmetodaj kaj didaktikaj traktaĵoj.

Resumoj el la 13a Konferencoen Lokarno…….——- 59 c. la korekta lingvo.

Jen mikrobiblioteka legendo ………——-««—— 69 ĉ. rekomenditaj libroj. | |

Istvan Szerdahelyi — Neŭtrala verko de neŭtrala Ligo ….. ZI d. estraraj informoj de llei.

14a Konferencoen Malto ………——.—-«s«s:— 74

Statistiko 1979…….—sssssssseseseseessesesteo“. 75 e. dokumentoj. |

Rilatoj inter Malagasio kaj llei ……………——— Z7

Hans Fechler — Opinio kaj propono …….———— 80 suplemento ;

Komuna resumaro de sciencaj revuoj 1979: 1-2 ……. rvi

presita en la eŭropa komunumaro ĉe «vallerini offset», pisa, italujo eldonata kaj dissendata de: «edistudio», c. p. 213, i-56100 pisa, italujo

A. ĜENERALAJ ARTIKOLOJ.

La internacia jaro de la infano

Helmut Sonnabend

En tiu ĉi jaro certe okazas multe da aranĝoj dediĉitaj al infanoj.

Jen registaroj organizas publikajn kunvenojn en grandaj haloj kun porinfanaj programoj, jen la publikaj medioj kiel televido montras diversajn problemojn el la vivo de infanoj; oni aranĝas intervjuojn kaj enketojn demandante la infanojn kiel ili mem prijuĝas la propran situacion: estas tuta skalo da eventoj, kaj prezentadoj por iom direkti la pensojn de la plenkreskuloj al la aparta rolo de la infano.

Neniu estas inter ni al kiu la infana vivo estas fremda.

Kiu ne havas rememorojn pri sia infaneco, pri travivaĵoj?

Ili certe estas multflankaj, diverĝaj, diversaj kaj ne unuecaj. Jen estas multaj, kiuj jam frue devis sperti la luktadon akiri la necesajn vivrimedojn, jen estas pluraj kiuj estas perdintaj tre frue la gepatrojn, aliaj travivis harmonian infanecon. La mozaika skalo kompreneble estas multe pli buntkolora. Sed ĉiuj diversaj infanaj sortoj posedas unu komunecon:

la infano estas la respondo al la vivo, al plua evoluo de la mondo, ĝi estas kvazaŭe la praforto de la vivo — la garantio, ke la mondo ne tute ĉesas.

Estas du ĉefaj skurĝoj, kiuj daŭre minacas la vivon:

La unua skurĝo estas la milito, la dua la malsato. Sed la militoj estas nur en niaj manoj. Ĉiu milita agado ne nur detruas aŭ damaĝas la bazon de la ekonomio, de la agrarkulturo, detruas fabrikojn domojn kaj lernejojn, sed ankaŭ malebligas la humanecan evoluon de la homo kaj de la infano. Ofte la infano ekvivas situaciojn, kiujn ĝi ne komprenas. Kruelaj agadoj, mortigoj pere de la plenkreskuloj estas teruraj longefikaj instruoj. Kiu povas nombri la militojn — nun pli multe en Azio-orienta, sudameza Ameriko, aŭ en Afriko: ĉiam estas homoj sub armiloj por liberigi iun de io, kaj tamen nur detruas. Amasoj da

J3

— pàgina 3 del PDF —

infanoj vivas sub tiu ĉi premo kaj ili estas la rekte trafitaj viktimoj. Sed ankaŭ en Eŭropo ni ekvivas la malestimon antaŭ la vivo. Senkompate junaj homoj pafmortigas homojn sur publika strato. La gazetoj kaj televidaj sendiloj raportas kaj montras fotojn kun sangaj korpoj. La kruelecoj montritaj en televidaj filmoj efikas kiel veneno: la danĝero por niaj infanoj ja estas, ke ili kutimiĝas al kruelaj agadoj.

La Internacia Jaro de la Infano rezultigu konstantan taskon kaj klopodadon!

Ni instruistoj, pedagogoj, eduku niajn infanojn al humaneca internaciismo, t.e. al internacia interkompreniĝo!

Ni konsciu: Militoj kaj kunlige kun ili la detruado de sociaj kaj ekonomiaj bazoj ne estas evento de iu ekstere, sed la homo mem estas la sola kaŭzo de tiuj detruemoj. L

Ni eduku niajn infanojn tiel, ke ili lernu abomeni perforton kaj kruelojn. Por la paco ne ekzistas alternativo! La infano meritas vivon sen timo.

La alia skurĝo estas la malsato. La statistikoj parolas pri ili en terura kaj kruela lingvo. Sed ekzistas drastaj kontrastoj: krom la bonnutritaj infanoj estas milionoj da infanoj ne nutritaj; kaj kiu jam vidis sur fotoj el regionoj, en kiuj la malsato estas la taga gasto, la kontrastojn, kaj rigardis la ostajn korpojn de la infanoj kun ŝvelintaj ventroj, vidis la enkaviĝintajn grandajn okulojn, devas demandi sin, kiu pri tio respondecas! La fakto estas: la infano de la homo malsatas kaj eĉ mortmalsatiĝas!

Kiu kulpas? La tero? Ĉu ĝi ne plu kapablas, doni la bezonatajn nutraĵojn?

Kiam oni rigardas la mondmapojn kaj konstatas la dezertojn, kiu kalkulas la 4 miliardojn da homoj povus opinii tion. Sed spite kaj malgraŭ la tero ankoraŭ povus nutri ĉiujn:

— sed kie la homo dezertigas la kampojn, mankas la nutro

— kie la homo ne komprenas ĝuste kulturi sian kampon, mankas la nutro

— kie la homo detruas la ekvilibron de la cirkulado inter akvo, aero kaj

tero, mankas la nutro

En la Internacia Jaro de la Infano ni ĉiuj devas esti provokitaj batali kontraŭ la malsato kaj finfine venki ĝin :

niaj infanoj havas la rajton esti sataj!

Nia organizaĵo konstante faros ĉion por klerigi niajn infanojn, ke ili en la internacia kunlaboro lernu la principojn laŭ kiuj ili devas trakti sian propran teron: la infanoj estu konstante edukataj ne al la preteksto “oni devus fari ion”, sed al la sinteno por demandi “kion ni povas fari”! ILEI subtenas morale kaj praktike ĉiujn organizojn en la mondo, kiuj batalas kontraŭ malsato.

54

Alia problemo: Ofte ministroj postulas okaze de la Internacia Jaro de la Infano — infankonvenan lernejon, aliaj kulturportantoj kombinajn lemejojn, aliaj multe pli da infanĝardenoj, aliaj pli bonajn porprofesiajn lernejojn. Ĉiuj tiuj postuloj estas gravaj, ĉar la plej bonaj terapio kaj alternativo kontraŭ milito, malsato kaj mizero, trompo, timo kaj demagogiaj politikoj estas la klera homo, kiu ricevis kiel infano la plej bonan edukadon.

Jen mi pensas pri granda pedagogo el via lando: Johano Heinrich Pestalozzi, kiu naskiĝis la 12-an de januaro 1746 en Zuriko.

Tiu pedagogo komprenis klerigadon kaj edukadon kiel tutecon kaj distingas triecon: kapo — koro — mano.

Sed li celis esence la moraletikan edukadon. Edukado sen trafi la koron, neglektas la tutan homon. Sed virto ne estas instruebla. Pestalozzi demonstris tion en Stanz: la cirkonstancaj malfaciloj estis eksterordinaraj. Stanz suferis ĉiujn teruraĵojn de la milito. Malfido kontraŭ ĉio regadis. Tiuj ĉi obstakloj nur estis venkeblaj per plej granda senmemeco. Li estis siaj infanoj ĉio en ĉio. “Ili estis ekster la mondo, ili estis ekster Stanz, ili estis ĉe mi kaj mi estis ĉe ili, ilia supo estis la mia, ilia trinkaĵo estis la mia. Mi havis nenion, mi ne havis mastrumadon, neniajn amikojn, neniajn servistojn ĉirkaŭ mi, mi nur havis la infanojn.” La morala influo, kiun la infanoj ekspertis, okazis sen multaj vortoj. Li montris, kien eraroj gvidas. Li instruis per sia esto kaj faro, kaj sur ĝi kuŝis la hela brilo de mondsupereca amo.

En la Internacia Jaro de la Infano ni devas ekkoni, ke neniam sufiĉas nur klerigi la kapon kaj manon de la infano; kun aliaj vortoj: ne sufiĉas nur fakscioj, faroj per la mano pere de elegantaj metodoj en supermodernaj lernejoj. La tiel nomata “nur lerneja” aspekto neglektas la moraletikan edukadon. Ĉu ni devas miri, ke ni ellernejigas junulojn, kiuj pli kaj pli fariĝas malemociaj kaj indiferentaj kontraŭ senhelpecoj de la proksimuloj. La egoismo jam naskiĝis en la lernejoj!

Ni iom prilumu la manifeston deklaritan fare de UNESKO. La Internacia Jaro de la Infano certe ne nur estas limigita al infanoj, por kiuj jam estas konstruitaj kaj aranĝitaj modernaj lernejoj: en la elementa lernejo estas instruataj objektaĵoj, lingvo, matematiko, arto, tekstillaboroj, religio, sporto, liberaj aktivecoj; kaj en sekvaj lernejoj je pli alta ŝtupo: geografio, historio, socialinstruo, fiziko, ĥemio, fremdaj lingvoj kaj ĉiaj specoj de ŝatokupoj.

Krome la plej multaj lernejoj estas ekipitaj per televidaj aparatoj, vidbendigiloj, filmaparatoj, lumbild projektiloj, sonbendaparatoj, mapoj pri ĉiuj partoj de la mondo, fizikaj aparatoj, sporthaloj, sportplacoj kaj multaj aliaj lerniloj.

55

— pàgina 4 del PDF —

Sed restas por infanoj el riĉaj nacioj oftaj senlimaj solecoj, kiel ofte mankas la intima proksimo al la gepatroj, kiel ofte mankas la konfidplena interparolo, kiel ofte nur kompensaj donacoj anstataŭas sindonan simpation. La streĉa labortago lacigas la gepatrojn kaj la. senperaj kontaktoj estas pli teoriaj ol praktikaj. Individuaj rilatoj ofte estas malhelpataj per televidaj sendaĵoj: la sportinformoj aŭ la krimaĵoj postulas la atenton.

Nun tamen niajn zorgojn volonte akceptus aliaj popoloj. Kiam ekz. ILEI-delegacio pasintjare vizitis Malagasion por esplori la eblecojn organizi ILEI-konferencon, ĝi ankaŭ informiĝis pri la lerneja situacio: en Tananarivo — la ĉefurbo de la respubliko — ofte la klasoj estas meznombre frekventitaj de 70 ĝis 80 infanoj. La manko de instruistoj estas tia, ke la instru-administracio devigas ekzamenitajn abiturientojn instrui en elementaj lernejoj. Kvankam estas deviga lernejvizito, en multaj regionoj interne de la insulo infanoj ne vizitas lernejojn, ĉar nek ekzistas lernejoj kaj nek instruistoj. La ŝtato alstrebis ĝis 1972 altigi la lernejvizitan kvoton al 7596. La prizorgo por la elita intelektularo akcelas pli intensajn klopodojn en formo de diversaj altlernejoj. Tamen, kiu okupiĝas kun klerigpolitiko nepre zorgu por la popolklerigo. Diskrepanco inter intelekta elito kaj malalta nivelo de popolklereco ĉiam gvidos al politikaj sociaj tensioj.

Sed Malagasio ne estas tipa. Entute estas konstateble ke proksimume la duono de ĉiuj ŝtatoj de la mondo nombras pli ol 5096 da analfabetoj precipe en Afriko kaj Azio. Ke la uzino-kolonialismo ekonomie ekspluatas la fakton de neklereco ne povas mirigi (ekz. Honkongo). La nekapablo legi enordigas la homojn al la malmultekostaj laborsklavoj, kiuj facile povas esti manipulitaj, t.e. multaj homoj restas sen informoj.

Kiuj la informoj estas, demonstras la suba tabelo:

gazetoj po 1000 loĝantoj

Gabono 0 Kamerunio 4 Haitio S Irano 7 Filipinoj 17 Brasilio 32

Fed. Germanujo 326

56

Ankaŭ statistikaj nombroj kapablas elokvente paroli: de 2,5 miliardoj da homoj (plenkreskuloj) estas ĉirkaŭ 4490 analfabetoj, tio respondas al pli ol unu miliardo. Ĉe gejunuloj estas la stato ankoraŭ pli akra: 5096 de ĉiuj infanoj en la mondo ne povas viziti elementan lemejon.

Ĉiu, relative ne agrablaj cirkonstancoj en niaj lernejaj sistemoj vaporiĝas al sensignifaj babilaĉoj antaŭ la mizero de milionoj da infanoj.

La moto de nia ekspozicio tekstas:

Ne rasoj, sed ni infanoj vivas en la mondo.

Tiu ĉi moto ne estas arbitre elektita, ĉar ĝi eble belsone eniras en kapon kaj animon, sed la esenco de la moto avertas pri la estonteca evoluado: Rasismo estas la sekvo de neklereco.

Estimo antaŭ la homo restos tiellonge malplena vortingo, kiellonge milionoj da infanoj restos sen lerneja instruado.

Kio pensigas min, estas la fakto, ke la unusola kompetenta mondorganizo Unesko en la jaro de la infano ne debatigas la ŝtatojn pri la situacio de la infano! La rezulto de tiu ĉi debato devus esti granda perspektiva plano, kiu ebligos, ke post kelke da jaroj (eble 5) ne plu estos infano en lernkapabla aĝo, ne komprenante legi kaj skribi. Iu povus demandi, kiu pagos tion? Nun, mi taksas, se oni intencas konstrui elementajn lernejojn por 5096 de la infanoj, ni bezonus kelkajn miliardojn da dolaroj, — ereto de elspezoj. por armiloj bezonataj estingi en krizaj regionoj patrinojn kaj infanojn plene arbitraj. Momente en la mondo mortas pro militaj agadoj pli da infanoj ol ekz. en Germanio naskiĝas.

La Internacia Jaro de la Infano ne nur estu epizodo, kiun oni finis je la fino de la jaro! La jaro estas averto, la plej grava devo kaj tasko kaj provoko de nia tempo. Ĉiuj infanoj — ĉu en Azio, aŭ en Afriko, ĉu en Sudameriko, — egale kie ili vivas, ili havas la saman rajton je klerigado kiel niaj privilegiitaj infanoj. Nur kiam la homaro entute posedas altan klerecon, ĝi venkas la nihilistajn fortojn.

Certe ne estas nur slogano: Mia sorto dependas de nia klereco!

ILEI estas laŭ materiaj kaj monaj rimedoj ne riĉa organizaĵo sed sendube de granda moralo. Nia influsfero etendiĝas al 41 landoj, kiuj estas troveblaj en ĉiuj kontinentoj. Kiam ni parolas pri infanoj, tiam estas ili ĉiuj por ni samgravaj, samvaloraj kaj samhelpbezonaj. Pro tio ILEI proponas projekton al kies efektivigo multaj povus kunhelpi. La projekto celas subteni infanojn kiuj laŭ inteligenteco, diligenteco kaj honesteco nepre devus esti helpataj kaj subtenataj. Ni volas akceli infanojn kies vivvojoj estus senesperaj. Tio estas:

PII

— pàgina 5 del PDF —

1. konkreta helpo al infanoj kaj junuloj, kiuj pro ekonomiaj kaŭzoj ne havas la eblecon sufiĉe kleri sin,

2. ebligi vizitojn kaj partoprenojn de internaciaj renkontiĝoj,

3. instigi, ke tiuj ĉi infanoj lernu la Internacian Lingvon Esperanto.

Kompreneble estas por ILEI la helpo limigita. Tamen estas nia firma decido kontribui al la Internacia Jaro de la Infano ne nur kiel ekzerca devo sed kiel konstanta helpado. La kreskado de nia helpo koincidos kun la prospero de mono donita de homoj kiuj ne pro kompato sed pro sentata morala sindevigo intencos helpi.

Taŭgaj infanoj aŭ junuloj estos nomitaj perhelpo de niaj sekcioj. Ni akceptos ĉiam tiom da infanoj kiom ebligas la disponebla mono. Akceptitaj infanoj restos tiel longe sub la patronaĵo de ILEI ĝis ili estas adoleskaj. La nomo de nia projekto povus esti:

Fondaĵo 1979 Internacia Jaro de la Infano —TLELE—

Adoptitaj infanoj ricevos de ILEI dokumentojn, kiuj atestos ke ILEI donos ĉiujn helpojn kiujn ĝi povos doni.

Por tuj ekstarti la fondaĵon vi trovos ĉe la pordo liston, en kiu vi jam nun povos asigni monsumon. La prezidanto de ILEI asignos ĉiujn tantiemojn el sia libro “Esperanto, lerneja eksperimento”. ILEI ne povas fari ĉion, sed ĉiukaze ion: kaj la ion ni nepre faru!

58

B. FAKMETODAJ KAJ DIDAKTIKAJ TRAKTAĴOJ.

Resumoj el la 13a Konferenco en Lokarno

Plej alta tajdo en la jara ritmo de ILEI sendube estas ĝiaj Konferencoj. Ĉijare ILEI elektis sian konferencan lokon en Lokamo, situanta ĉe la bela Lago Maggiore. La loko estis tiel alloga, ke partoprenis 163 ILEI-anoj el 21 landoj. Kunlige kun ĝia 30-jara konsisto kaj certe ankaŭ pro la tempa kaj distanca proksimo al la UEA-kongreso, multaj gekolegoj uzis la okazon viziti la konferencon kaj fine instigis la partoprenadon la nekompareble favora kotizo, unika por Svislando.

La signifo de konferenco substrekiĝas per siaj altaj personecoj partoprenantaj la inaŭguron. Ĉeestis kiel alta protektanto de la konferenco la direktoro de la eduko-departemento de kantono Tiĉino, prof-ro Carlo Speziali, s-ro Generali Luigi, prezidanto de la nacia konsilantaro en Berno, la urbestro de Lokamo, s-ro Diego Scacchi, s-ro Massimo Pini, prezidanto de la Granda Konsilantaro, d-ro Tonkin, prezidanto de UEA kaj urbaj oficportantoj.

En siaj salutvortoj, prof. Speziali substrekis la laboron de ILEI favore al pli granda interkompreniĝo. Krom la rektaj salutoj de d-ro Tonkin, alparolis la konferencon reprezentantoj el diversaj landaj sekcioj.

La prezidanto de ILEI, rektoro Sonnabend, prelegis pri la temo “La internacia jaro de la infano — epizodo aŭ averto”. Je la fino de la prelego, knabino Cinzia Zanzi malfermis la 13an Internacian ILEI-konferencon “je la nomo de la infanoj de la mondo”.

Alia grava evento samtage estis la inaŭguro de la monda ekspozicio — en la kadro de la Internacia Jaro de la Infano. Miltridekkvar infandesegnaĵoj, fotoj kaj pentraĵoj, estis prezentitaj el Aŭstralio, Belgujo, Brazilo, Bulgarujo, Suda Koreujo, Danujo, Finnujo, Francujo, Germanujo, Japanujo, Britujo, Izraelo, Italujo, Jugoslavujo, Nepalo, Nederlando, Polujo, Sanmarino, Hispanujo, Svedujo, Hungarujo kaj Sovetujo — entute 23 landoj.

Sed ILEI-konferencoj havas sian esencon en sia laboro. Prof-ro Szerdahelyi prelegis en la kadro de perfektiga kurso, vendrede kaj sabate.

59

— pàgina 6 del PDF —

1. Vendrede.

Li malfermis la kurson kaj enkondukis en la temaron kaj grandtrajte kon-

igis la postulojn por la ekzameno. Sekvis unua prelego el metodologio: “La segmentado kaj organizado de la lingva materialo”.

La transformado de la lingva materialo en studmaterialo estas procezo kiu generis didaktikon-metodologion. Ĝi integras operaciojn lingvistikajn, psikologiajn kaj didaktikajn. Nur pedagogo povas ĝin sukcese solvi.

La segmentado de la lingva materialo disvolviĝas laŭ certaj principoj, kiel la demando de la frekvenco (ofteco), de la disponebleco, semantika sistemeco, de la valento ktp. En la morfemika segmento en Esperanto (kaj nur en Esperanto) enestas jam ankaŭ la gramatika segmento, reprezentata por la gramatikaj-funkciaj morfemoj. La organizado de la materialo postulas la konstruon de la tematika-situacia modelo, en kiu jam dislokiĝas ankaŭ la plej dinamikaj, tematike ne enklasigeblaj elementoj. La rezulto de la segmentado kaj organizado estos la minimumo, kiu servos kiel fundamento de la instrufontoj.

2. Sabate. La Instru-edukaj celadoj de Esperanto kiel lerneja studobjekto.

60

En la lerneja laboro de la instruisto la instrua kaj eduka aktiveco nedisigeble interplektiĝas. Esperanto posedas specifajn ecojn per kiuj ĝi povas kontribui al la ĝeneralaj celadoj, priskribitaj de la instruedukaj instancoj. Ĝi povas kontribui kaj al edukaj-klerismaj, kaj al didaktikaj kaj-al praktikaj celadoj.

La unua — kaj decide grava — eduka celo estas la motivigado de la lernado de Esperanto. Nur tiu lernanto elproprigos la lingvon sur parola nivelo, kiu tion volas! Kiel neŭtrala internacia lingvo, Esperanto estas la sola pere de kiu ni povas eduki niajn infanojn al interhelpemo, interkompremo al vera spirito de internacieco. La klerigan fonon de la internacia lingvo konsistigas ne iu “Landeskunde” (“geografia priskribo”) de iu nacia ŝtato kaj etna kulturo, sed ĝi estas en sia karaktero internacia, universala.

La praktika valoro de Esperanto evidentiĝas jam dum la instru-eduka aktiveco mem: Esperanto enigas en la lernejan vivon novan koloron, novajn elementojn.

Aparte estas emfazenda tiu rolo, kiun Esperanto povas ludi kiel propedeŭtika lingvo, kiel pontlingvo inter la gepatra kaj posta fremda lingvo.

La problemoj, kiujn la Esperanto-instruisto devas solvi dum la instru-

ado de Esperanto diferencas laŭ la lokaj cirkonstancoj, laŭ la formo de la instruado, laŭ la aĝo de la lernanto „ktp., kaj precipe laŭ la gepatra lingvo. En la konflikto de la renkontiĝantaj lingvoj (interfero) ekestas fenomenoj, helpantaj alproprigon de la cel-lingvo (pozitiva transfero) kaj malhelpantaj ĝin (negativa transfero). Per kelkaj ekzemploj estis demonstritaj la diverstipaj transferoj, koncernantaj kelkajn diversajn lingvojn.

Samtage alia prelego okupiĝis pri la instrufontoj.

Ĝenerale oni konsideras instrufonto nur la lernolibron. Vere ĝi estas la plej ĝenerale uzata, tamen ĝi estas nur unu elemento de tuta sistemo. La plej grava instrufonto (kaj ekz. en la fonetiko ofte la unusola) estas la persono de la instruisto. La moderna lingvistiko kaj la kibernetiko kontribuis per la principoj de la programado, la moderna teĥniko — per aparatoj kaj instalaĵoj, kiuj transformis certajn aparatojn je instrufontoj (aŭda materialo sur magnetofono, vid-efekta sur la diafilmoj).

La instruisto devas transformi la lingvan materialon je kapabloj kaj spertoj de la lernantoj. Tio okazas per koncentra dilatigo de la materialo, per la por ĉiu instruciklo aparte organizata mikro-lingvo, kiu kapablas en si men funkcii, inter siaj modestaj limoj. Ĉar oni instruas la lingvon en ĝia funkcio kaj la funkcio de la lingvo estas la interŝanĝo de informaĵoj, la plej grava kapablo estas la parolo. Sed ĉar ne eblas pli evoluigi iun kapablon per malplifortigo de la aliaj, ĉiuj kapabloj estas disvolvendaj paralele aŭdaj: parolo-kompreno; vidaj: skribo-lego.

La kapabloj elformiĝas dum intensiva ekzercado, plej intensive oni ekzercu la produktivajn kapablojn (parolo-skribo), malpli la receptivajn. La studhoro estu maksimume unulingva kaj parolu kiel eble plej multe da lernantoj en la cellingvo. Por povi mezuri la valoron de iu studhoro, oni faru la sekvan tabelon:

instruisto lernanto

gepatra lingvo

Esperanto

Oni mezuru la tempon: kiom da minutoj parolis la lernantoj resp. la instruisto en gepatra resp. en Esperanto Tiu horo estus la plej bona, kie plej multe parolis la lernantoj en Esperanto kaj plej malbona, kiam plej

61

— pàgina 7 del PDF —

multe parolis la instruisto en gepatra lingvo.

Multe kontribuas al la efikeco de la studhoro la lerte aplikata demonstrado. Ne okazu studhoro sen demonstrado! Ni kreu aplikatajn situaciojn: ni imitu la vivan situacion per konvene elektita demonstrilo, nia parolo estu ĉiam vivproksima, ni kreu tian lingvan atmosferon en la klaso, ke la lernanto kvazaŭ sentu devon paroli Esperanton.

3. dimanĉe Gramatiko.

Szerdahelyi prezentis la diferencon inter la t.n. “gramatiko de la lingvo” kaj gramatiko de la parolo. Poste laŭ niveloj li klarigis la kernajn terminojn, aludante dume al tiuj didaktikaj problemoj, kiuj povas montriĝi dum ilia instruado en la lernejo. Li alvokis la instruistojn pli serioze organizi sian propran perfektigon legante multe pli da fakaj kaj belliteraturaj verkoj. Laŭ la peto de la kursanoj li promesis ellabori proponojn pri “mikro-biblioteko” por pedagogoj.

4. lunde:

Prof. Szerdahelyi konigis detale la postulojn kaj la regularon de Internacia Pedagogia Ekzameno, plue li demonstris per ekzemploj kiel aspektos la diversaj studobjektoj.

Aliaj prelegoj:

D-ro Tazio Carlevaro (sabate) brile prelegis pri “Esperantistoj kaj Esperantoinstruado el la vidpunkto de testologio”, vekante la intereson de la ĉeestantoj ankaŭ per la helpo de la diapozitivoj kaj levigante diskuton kaj demandojn, precipe pri la ebleco de testado de la esperantistoj.

S-ino Anja Hurĉak (merkrede) prelegis pri “Komparo inter diverstipaj eksperimentoj en la lerneja Ilo-instruado” (Vidu apartan tabelon). Post la pritraktado de la diverstipaj eksperimentoj (Elementa lernejo Oltresavio en Cesena — Italujo; la du internaciaj eksperimentoj de ILEI-Primosteno (Jugoslavio) kaj Saint Gerard (Belgujo); la eksperimenta agado de la Instituto pri Kibernetika Pedagogio en Paderborn-Germanujo), kiuj havis sciencan akompanadon, kiel la eksperimento en somero (Finnlando). S-ino Hurĉak traktis kune kun s-ro Lobin el instituto FeOLL en Paderborn la “paderbornan modelon” kiu okupiĝas pri la lingvoorientada instruado. La enhavriĉa prelego

62

de s-ino Hurĉak kaj la science bazitaj klarigoj de s-ro Lobin vekis apartan intereson inter la ĉeestantoj kiuj alte taksis la valoran kontribuon de la scienca raporto, kiu celas pruvi ke nuntempe la instruado de ILo ne plu servas nur por alproprigo de la lingvo, sed por oficiala enkonduko kiel instru-fako en la lernejajn programojn.

S-ino Helena Hegediuis (dimanĉe) prelegis pri “La rajto de la infano inter idealo kaj realo”. Ekparolante pri la natura sinteno de la infano kiu akceptas volonte la ludadon sed ne rekonas la devon, opiniante havi nur rajtojn, s-ino Hegediŭs substrekis la neceson de motivado en la instruo de la Internacia Lingvo konsistanta je alkutimiĝo al la lingvo apud la ludado. La prezento estis tre alloga kaj per la ludado eĉ kun la ĉeestantoj, kiuj “gajnis” poentojn sekve de sukcesa solvo, oni akiros apartan intereson kaj rezulton de la lernado.

La asemblo de ILEI (ĵaŭde, 26.7)

35 delegitoj el 17 sekcioj de ILEI formis la asembleon.

La prezidanto jekomence petis la asembleon stari dum unu minuto je memoro de la forpasinta vicsekretario Gaston Turin.

Li poste raportis pri la trijara laborperiodo de la estraro, kiu montris apartan aktivecon kunvenante du aŭ tri fojojn jare, ĉiam en alia lando kaj laste en Tananarivo (Malagasio).

Dum la pasintaj tri jaroj la Ligo atingis gravajn rezultojn kiel la rekonon fare de Unesko (Kategorio C) kiel internacia ne registara faka organizaĵo, kiu uzas Esperanton laborlingvo, kaj la juran rekonon de la Ligo kunlige kun la leĝa sidejo sur la teritorio de Respubliko Sanmarino. Jen helpis decide la sekciestrino en Sanmarino, prof-ino Marina Michelotti.

Perspektive ILEI alstrebis nun la kategorion B ĉe Unesko.

Fare de la Sveda kaj Dana sekcioj alvenis proponoj por la ŝanĝo de la ILEI-statuto (v. IPR 1/77). Same la estraro pretigis modifan tekston de la statuto, laŭ la spertoj faritaj dum la lastaj jaroj kaj celante malpezigi la strukturon de la Ligo kaj faciligi la funkciadon de la ILEI-organoj.

La prezidanto bedaŭris la neĉeeston de dana delegito kaj proponis formi komisionon, kiu pritraktu la problemon de tri proponitaj statutoj por poste fari analogajn rekomendojn al la asembleo.

Principe povas esti membroj de ILEI: instruistoj, instruantoj kaj simpatiantoj. Celo konstanta de la Ligo devas esti la esploro de edukaj pedagogiaj problemoj. La nuna stato de la komitato ne sufiĉe respondas al demokratiaj

63

— pàgina 8 del PDF —

FINLANDO ILEI – EKSPERIMENTOJ PADERBORN-MODELO CESENA I-a REGIONO II-a REGIONO EO, 3-jara, 6 h/sem. 3-jara, 2-3 h/sem. 2-jara, 2h/sem. 2-jara, 2 h/sem. 2-jara reci = bazaj lemejoj bazaj lemejoj ekde 1975 -daŭriĝanta —| devige Lemo-jaroj 1958/59 – 1962/63 1971/72 – 1973/74 1975/16 – 1976/77 ekde 1973 (daŭriĝanta) -IZ-jar iversaĝaj: 8-12-jaraj 8-9-j j 94 ; ĝ AĜO DE LERN. “pu: rikana “jaraĝaj 8-9-jaraĝaj laŭ, -jaraĝaj DE ETĝo “TOM kaj TINA” I. Szerdahelyi: P. Korte: P. Korte: SUB LA aŭdvidaj UISTOJ lerneja instruisto “Esperanto internacia” “Sub la verda standardo” | VERDA STANDARDO instruaĵoj lernejaj instruistoj lernejaj instruistoj fakkunlaborantoj de ellaboritaj FEoLL-instituto kaj en lernejo lernejaj instruistoj amoj kalao itala germana germana itala o() hungara franca franca bulgara nederlanda pola serbo – kroata greka hungara slovena, (germana) itala Entute: ITALUJO: 4/70 Germanujo 3/77 klasoj/ l’klaso / ĉ 25 JUGOSLAVIO 11/177 Belgujo 1/16 i iaj = . lj grupoj kun variaj partoprenantoj HUNGARUJO: 5/174 Nederlando 3/74 BULGARUJO 2/48 Francujo 3/70 Grekujo 3/90 Rilate la antaŭ la lernado de la a) antaŭ la 1“ fremdlin; : a N gvo antaŭ la 1 antaŭ la 18 taŭ la 18 fremdlingvo- 28 fremdli: a z l antaŭla instruado ngvo b) Y»qi kun la 1 fremd- | fremdlingvo fremdlingvo fremdlingvo Organizanto lerneja estraro ILEI ILEI Eŭropa – Klubo Itala ILEI-sekcio kun (Aŭspicio) Landa Ministerio (Unesco) lerneja estraro Scienca Lernejaj Universitato: Eŭtves- Diverslanda fakuloj FeOLL — Instituto Lernejaj akompanado Fakuloj Lorant — Budapest (Germanujo, Belgio, Hunga- Pri kibernetika peda- Fakuloj Katedro pri interling- rujo, Hindujo, Francujo, gogio-paderbom vistiko Jugoslavio) Finaranĝo Internaciaj Internacia Internacia Infan-Festoj en Lernejaj Finjaraj Renkotiĝoj Tendara Lernejo Lernejo Aranĝo de Eŭropa Jaraj Aranĝoj Klubo Pruvendaj Lernfacileco, Lernfacileco; Pli facila lernado de Lingvo-orientiga Lernfacileco Celoj praktika uzbleco influo al la lernado gepatra kaj fremdlingvoj instruado de ilo en uzebleco influo ĝenerale kaj en de fremdlingvoj; la kadro de kiberne- al la lernado de lerneja laboro praktika uzebleco tika pedagogio gepatra kaj fremdlingvoj Rezultoj Renkomendo de la Responditaj la koncernaj Pruvita Akiritaj kelkaj bazaj ILo kiel konstanta landa lerneja admi- lingvistikaj, didaktikaj plifaciligo en la lernado sciencaj rezultoj en la deviga instrufako en nistracio; ILo-in- kaj psikologiaj demandoj de fremdlingvoj esploroj de kibernetika la lerneja programo struado, kiel la lancita la ideo de la orientita fremdlingva peelektebla fremdlingvo dagogio la eksperimento por helpi la lernadon daurigas kiel parto de de naciaj fremdlingvoj EKPIK, respektive de FRUE

S9

— pàgina 9 del PDF —

postuloj, tiel la nova proponita ŝlosilo por la elekto de asembleaj membroj favoras ankaŭ la malgrandajn sekciojn kiuj jam por 5 membroj povus havi reprezentanton en la Asembleo.

Por apogi la financan planon, la estraro proponas, ke la abono al IPR estu samtempe membriĝo al ILEI sen pluaj kotizoj; tamen pagante la duonon de la abonkotizo de la revuo oni povos fariĝi membro de ILEI sen IPR-abono. Estas antaŭvidite la starigo de estrarano pri financoj kaj estrarano pri varbado kaj informado.

Unuanime la Asembleo akceptis la proponon nomi komisionon konsistanta el Dora Andersson, Henri Coulon, Catina Giulia Dazzini, One Hoekstra kaj Gŭnter Peek. Sub gvidado de s-ro Hoekstra la komisiono hejme prilaboras la proponojn.

Pro la antaŭvidita internacia konferenco en Malagasio, proponita de la juna energia sekciestro s-ro Raveloson, la prezidanto kaj la ĝenerala sekretario flugis al Tananarivo. Tie ili estis akceptitaj de la ĉefministro kaj havis kontaktojn kun la lokaj esperanto-grupoj kaj kun respondeculo de la edukministerio. Bedaŭrinde en la sekvo la registaro malaprobis la konferencon: eble ili timis la invadon de multaj Esperantistoj, do, kial ĝeni la lingvan solvon per la franca lingvo, sed probable ankaŭ la malakordo inter la malmultaj lokaj Esperantistoj aŭ inter la gvidantoj estas ebla kaŭzo de la malaprobo fare de la Malagasia Registaro.

La propono de niaj maltaj kolegoj konferenci sur la insulo Malto estos ekzamenota.

Direktoro Johano Ingusz raportis pri la lerneja evoluado de Esperanto en la socialismaj landoj:

Germana Demokrata Respubliko : Pagita oficisto pere de la ŝtato, sed praktike Esperanto ne estas instruata en lernejoj kaj ILEI-sekcio estas konsiderata superflua.

Ĉeĥoslovakio kaj Rumanujo ne ekzistas sekcioj de ILEI kaj ĝenerale Esperanto ne estas instruata en la lernejoj.

Bulgarujo: Ne plu ekzistas ILEI-sekcio, sed Esperanto estas vaste instruata en la lernejoj.

En Jugoslavio kaj Pollando ne nur ekzistas funkciantaj sekcioj de ILEI sed oni instruas Esperanton en lernejoj je diversaj gradoj kaj precipe en Pollando oni organizas pedagogiajn kursojn por la gajnado de novaj instruistoj. Hungarujo: Ekde 1980 Esperanto en mezgradaj lernejoj post libera elekto fariĝos deviga studobjekto.

66

Komuna resumaro de sciencaj revuoj 1979 12

La resumoj estas aŭtentikaj tekstoj skribitaj far la aŭtoroj de la koncernaj originalaj publikaĵoj diverslingvaj. Se mankas post la resumo sciigo pri tradukisto, la resumo estas originale verkita en internacia lingvo.

La stato de la klerigteknologio kaj la pedagogia esplorado en Jugoslavio.

Muziĉ, Vladimir: Der Stand der Bildung und der padagogischen Forschung in Jugoslawien [La stato de la klerigteknologio kaj la pedagogia esplorado en Jugoslavio] en: Kybernetik und Bildung NI, 1977, pp. 113-117.

x rigteknologio s y A MAGO TM pli ml ta sen retrokuplo, ekz. radiofonio, televizio, filmoj k.t.p., estas uzata jam dum multaj jaroj, sed oni ankoraŭ ne adekvate esploris ĉiujn eblecojn. Aliflanke la informtransdonado de la lernanto al la informfonto estas evoluigita; granda OS gako de respondiloj ja funkcias, sed plejparte zata ekzamencele. ĉ i Er eko: gnat duono de la pasinta jardeko multe disvastiĝis programitaj instrulibroj, kaj tio konsistigis la komenciĝon de la klerigteknologio kun lo en Jugoslavio. : ; fauum kinoj dela tielnomata unua generacio neniam trovis aprobon en Jugoslavio, sed nun ŝajnas, ke kalkulilsubtenataj instrumaŝinoj ludos gravan rolon precipe en la klerigteknologio de mi keni altlernejoj. = La akcento momente estas sur diversaj bajtomaŝinoj kaj elektronikaj m ro k 3 . LI . . rie = ki arn kaj obstakloj survoje al plia disvastiĝo de klerigteknologiaj iloj: mankohava instruiteco de la pedagogoj rilate la uzadon de tiuj maŝinoj kaj la inklino de laikoj ne ĝisfunde elĉerpi la kapablojn de klerigteknologiaj iloj. Tio kelkfoje havas la efikon, ke novaj instruiloj dum mallonga tempo -estas uzataj kun entuziasmo, sed baldaŭ poste estas forgesitaj.

. Pedagogia esplorado |

la ye ĉe aliro “Bi pedagogiaj problemoj en Jugoslavio havas longan historion, sed la empiria esplorado ĝis la fino de la 40-aj jaroj ja estis tre subevoluinta. La empiria esplorado nun jam trapenetris Ĉiujn partojn de la jugoslava pedagogio, kaj komputoroj estas aplikataj i.a. por ĝeneralaj

— pàgina 10 del PDF —

pedagogiaj eksperimentoj, statistika komputorado kaj por reto-planoj de studprogramoj. Nuntempe la plej granda problemo: tiudirekte estas, ke mankas sintezo aŭ ligiĝo de la unuopaj esplordirektoj. La malcentralizado en la sociala evoluo ŝajnigis dum la lastaj jaroj nedezirinda centran jugoslavan institucion por pedagogia esplorado; tamen interrespublika servo por informo kaj esplorkunordigado estus tre avantaĝa.

Adreso de la aŭtoro: prof-o d-ro V. Muziĉ, D. Salaja 3, YU-41000 Zagreb Esperanto-traduko: Goar Engelŝnder

Nocio, Kvalitoj kaj apliko de la kleriginkremento kiel mezuro de la lernsukceso.

Frank, Helmar: Begriff, Eigenschaften und Anwendungen des Bildungsinkrements als Map des Lernerfolgs. [Nocio, kvalitoj .kaj apliko de la kleringinkremento kiel mezuro de la lernsukceso]. En: GrKG 18/4, 1977, pp. 105-112.

Se la informenhavo de iu instruaĵo estas |, la daŭro d de ties instruado al lernantoj, kies aĝdependa lernrapideco estas Cv, krome pli-malpli nur dependas de la instrusistemtipo; por samstile atingi pli grandan laŭprocentan finan scion (kompetentecon) Pt, oni ne kutimas pligrandigi la daŭron t = d alimaniere ol per ripetado de la leciono: t = 2d, 3d ktp. La aĝdependa, absoluta malkoncizeco B” = dA dividita per la minimuma, ankoraŭ lernebliga malkoncizeco 1/Cy estas nomata relativa malkoncizeco $; ĝi teorie ne plu dependas de la aĝo, kaj karakterizas la instrustilon. Simile al la logaritma dekremento de osciloj, la produkto Di) de PB kaj la efikanco m) karakterizas kiel „logaritma dekremento de la nescio“, nomata „logaritma kleriginkremento In w”, la efikon de la leciono: se ties efiko estas w, la leciono w-onigis ĉiufoje la komencan nescion ( t.e. la didaktikan informon W difinitan far Weltner aŭ la komplementon 1 – Po de la laŭprocenta antaŭscio po). Kaj la logaritma kleriginkremento Iln w = Bn, kaj la simpla inkremento w = eV7) mezuras la sukceson de — sen (grava) retrokuplado igita — lernado sendepende de la antaŭscio pg. Kalkulante la (antaŭan resp. finan) kompetentecon Pt (t=O resp. t= d) laŭ £I -Zz Pr=

1-z

el la procentaĵo r; de ĝustaj elektrespondoj hazarde troveblaj laŭ probablo z, evidentiĝas facila aplikebleco de tiuj mezuroj pro sendependeco de z:

1- Ŝ

wrge DO“. LUNO, df

1- Pd 1-rd

Tiel troviĝas ekzemple 2,02 Xw X 2,71 por tri brazilaj televidprogramoj pri elementa geometrio.

Adreso de la aŭtoro: Prof. Dr. Helmar Frank, Rolandsgirten 2, D-4790 Paderborn.

Nova procedo por la solvo de psikometraj problemoj en la analizo de verbalaj datoj Bierschenk, Bernhard: Ein neues Verfahren zur Losung psychometrischer Probleme in der Analyse verbaler Daten [Nova procedo por la solvo de psikometraj problemoj en la analizo de verbalaj datoj] en: didakometrie und soziometrie, Nr. 20, 1978, p. 1-20.

Pervortaj esprimiĝoj estas analizitaj en la kondut-scienca esplorado per diversaj metodoj kaj teknikoj. Por priskribi la rilatojn en unu tuta frazo kvante kaj por analizi ĝih helpe de multvariantaj statistikaj procedoj, oni konstruis „AANACONDAn“. Tiu mallongigo estas la nomo de metodo por „ANAlysis of CONcept by means of DAta processing“. S LZ ; La psikologia modelo, sur kiu baziĝas la metodo, supozas ke empiria observo konsistas el tuta frazo. Krom tio oni supozas, ke ĉiu pervorta esprimiĝo baziĝas sur kognitivaj unuoj („nocioj“), kiuj manifestiĝas per la ŝlosilvortoj de frazo. Plue oni supozas, ke frazo ne estas produkto de strikte hazarda proceso, sed kontraŭe antaŭkondiĉas stokastikan procezon. :

La skaligo estis farita helpe de „panelo“. Al la „panelo“ partoprenis 15 kondutsciencistoj de la universitato Lund-Malmo (Svedio). La empiria materialo konsistas el intervjutekstoj, kiujn oni kondensigis helpe de „klusteranalizoj“ kaj faris ilin homogenaj. La rilatmodelon en la ricevitaj rezultoj oni esploris helpe de diskriminant-analizo. Fine oni provis demonstri la validecon de la metodo.

Adreso de la aŭtoro: Lehrerhochschule Malmo, Svedio Traduko en la Internacian lingvon: Brigitte Frank.

Pri la dedukcio de la lerntempoformulo el la diskreta ALZUDI-modelo. Hilgers, Rainer: Zur Deduktion der Lernzeitformel aus dem diskreten ALZUDI-Modell [Pri la dekukcio de la lerntempoformulo el la diskreta ALZUDI-modelo] en GrKG 19/2, 1978, p. 33-34.

La diskreta ALZUDI-modelo fariĝas por la probableco de la sukceso postm paŝoj la formulo ”

p(m)=1—-(1—a)»

Ĝis nun oni konkludis al la inverso, ke por atingi la instrucelon !p oni bezonas precize ;

w = (1-9’pg (1 — !p)

LL) ripetojn de la instrumaterialo. En la artikolo la aŭtoro kalkulis la mezan tempodaŭron E(Ti), kiu estas bezonata por fiksita parto i/N de la paralele instruita gelernantogrupo. La amaso N de la gelernantogrupo ĉi tie aperas kiel nova parametro. Oni montras, ke la elspezlaboro estas pli granda ol ĉe la malnova kalkulado, se oni ne celas tro altan lernsukceson,

— pàgina 11 del PDF —

sed pli malaltan ĉe tre altaj postulvaloroj. La rezulto estas la formulo

E (T,) pj ala) (i— 1)

Fu a. „gstas la distribufunkcio de la binomiala distribuo por N decidoj kun la

sukcesprobableco p(m).

Adreso de la aŭtoro: Dr. R.Hilgers, Erwin-Rommel-Str. 24, D-4790 Paderborn Traduko en la Internacian Lingvon: Brigitte Frank

Evoluigo de normigita priskriboprocedo por analizo de instrumaterialo.

Schott, Franz; Dierig, Peter: Entwicklung eines normierten Beschreibungsverfahrens zur Lerhrstoffanalyse [Evoluigo de normigita priskriboprocedo por analizo de instrumaterialo] en GrKG 18/3, 1977, pp. 84-94.

La artikolo pritraktas la demandon, kiamaniere oni analizas precize instrumaterialojn. Koncerna analizprocedo devus esti utila por kelkaj pedagogiaj problemoj, ekzemple por preciza identigado de instruenhavoj, por la analizo de enhavaj strukturoj de instruceloj, por la kvantifikado de instrumaterialoj kaj por la konstruo de instrucelorientitaj testoj.

En la unua ĉapitro SCHOTT klarigas la utilon de instrumaterialanalizo per normigita priskribprocedo. La ekzemploj koncernas jam evoluigitan procedon. En la dua ĉapitro DIERIG donas ellaboritan ekzemplon. Tie nove evoluigita priskribprocedo estas aplikita.

Adresoj de la aŭtoroj: prof-ro d-ro F. Schott, Otto-Behaghelstr. 10, D-6300 Lahn/Giegen; Dipl.-Psych. P. Dierig, Bertramstr. 73, D-3300 Braunschweig. Traduko en la internacian lingvon: Institut fir Kybernetik.

Anticipa analizo de la kostoj por ĝenerala enkonduko de la lingvoorientiga instruado, kompare kun hipoteza enkonduko de frua instruado de la angla lingvo, en la ekzempla kazo de Nordrhein-Westfalen. Lobin, Giinter: Kostenanalyse ŭber die allgemeine Einfiihrung des Sprachorientierungsunterrichts im Vergleich zu einer hypothetischen Einfiihrung des Friihenglischunterrichts am Beispiel NRW [Anticipa analizo de la kostoj por ĝenerala enkonduko. de la lingvoorientiga instruado, kompare dun hipoteza enkonduko de frua instruado de la angla lingvo, en la ekzempla kazo de Nordrhein-Westfalen]. En Eŭropa Dokumentaro 19, 1978, p. 13-18.

?

Ekzistas en la Federacia Respubliko Germanio same kiel en aliaj landoj unuflanke spertoj pri instruado de la angla lingvo en la tria kaj kvara lernojaro de la elementa lernejo dum 2 horoj semajne, aliflanke tiaj spertoj pri la lingvo-orientiga instruado. Pere de la unuaformo de frua fremdlingvo-instruado eblas instrui la anglan en la 5-a jaro dum 3(anstataŭ 5) horoj semajne, en la 6-a jaro dum 4(anstataŭ 5); la dua formo ebligas redukti en la 5-a kaj la 6-a lernojaro la instruadon de la angla al3 horoj. Se la fremdlingvoinstruado en la elementa lernejo estas libervola kromlernado, eblas kalkuli kun 1690 partoprenantaj lernejoj de la 3500 elementaj lernejoj de NRW; tie 2599 de la lernantoj partoprenas. Post subtraho de la ŝparotaĵo en la 5-a kaj 6-a lernojaro restus por NRW kostoj de 0,5-0,7 milionoj DM jare, se temas pri la lingvoorientiga instruado, sed de 1,8-2,0 milionoj DM jare en kazo de la elementlerneja instruado de la angla. Se ĉi tiu estus deviga, la kromkostoj en NRW estus 17,7-24,0 milionoj DM jare, sed nur 0,3-6,6 milionoj DM, se temas pri deviga lingvoorientig-instruado.

Adreso de la aŭtoro: Dipl.-Pad. G. Lobin, FEoLL-Institut fiir Kybernetische Pidagogik, Pohlweg’55, D-4790 Paderborn. Traduko de la aŭtoro.

Retotopologio de detaj kombinsistemoj.

Niedereichholz, Christel: Netzwerktopologie von Informationsverbund-systemen [Retotopologio de detaj kombinsistemoj] en GrKG 19/3, 1978, p. 65-73.

Sciante, ke la softaj ebloj de ĝisnunaj unuopaj sistemoj estas limataj, fabrikantoj kaj

aplikantoj de elektronikaj detumaj instalaĵoj estas evoluintaj konceptojn por

kombino de komputraj sistemoj, per kiuj realigendas jenaj celoj:

a) Deta kombino: Pluraj komputroj kuplitaj en reto povas kune uzi detojn kaj

programojn.

b) Interŝanĝo de kapablo: —~Ĵ~Ĵ de unuopaj sistemoj eblas tempa helpo per maltro ŝarĝitaj komputroj.

c) Uzo de harto: en kamblosleltario interŝanĝo de laboriloj eblas tiel, ke certaj

terminaloj kaj storoj disponeblas por komuna uzo.

d) Uzo de softo: speciala softo troviĝanta nur ĉe malmultaj partoprenantoj d » la reto

povas esti uzata de ĉiuj kuplitaj komputraj sistemoj. ;

e) Interkomunikado: ebligo de novaj kieloj de komuniko, kiel ekzemple te .ekonfe-

rencoj, instruado helpata komputre.

En tiu-ĉi laboraĵo prezentatas eblaj strukturoj de komputraj retoj (kombina stirsiste-

mo, detotransigsistemo) kaj poste priskribatas modelaj tipoj de jamaj kombinsiste-

moj.

Adreso de la aŭtorino: Dr. Christel Niedereichholz, Frankenstr. 2, D-6380 Bad Homburg Traduko: Institut firr Kybernetik, Paderborn

— pàgina 12 del PDF —

Kompara figurigo de la ellernebleco de lingvoj.

Kalckhoff, Gerhard: Eine vergelichende Darstellung der Erlernbarkeit von Sprachen [Kompara figurigo de la ellernebleco de lingvoj] en GrKG 19/2, 1978, p. 55-60.

La komparo de ellernebleco de lingvoj estas en epoko de pliiĝanta internacia komunikado pli kaj pli gravigenda. Baze de ekzistantaj teoriaj kaj eksperimentaj esploroj pri la atingebla lingvestrado depende de la informenhavo de la lingvo, de la efikanco de la instruado, de la lernrapido kaj de la antaŭscio rezultiĝis, ke la lernadtempoj de la germana/ang]la, la itala/rusa kaj Esperanto ĉe sama lingvestrado estas en la raporto de 4:3, 4:1. Kurvoj de la kompetencgrado depende de la lernadtempo ĉe 8- kaj 17-jaraj lernantoj estas figuritaj por la diversaj lingvoj.

Adreso de la aŭtoro: Dr. Gerhard Kalckhoff, Schuckertstr. 14/11, D-8000 Mŭnchen 70 Traduko en la Internacian Lingvon de la aŭtoro.

La vorttrezora antaŭscio pri la I.L. depende de la gepatra lingvo. Meinhardt, Gerd: La vorttrezora antaŭscio pri la Internacia Lingvo depende de la gepatra lingvo, en Eŭropa Dokumentaro 18, 1978, p. 13-15.

De franc-, german- kaj nederland-lingVaj infanoj 8-jaraj la pasiva antaŭscio (traduko de fremdaj vortoj en la gepatran lingvon) estas mezurata. La respektivaj rezultoj estas 33,69o, 13,8590 kaj 13,1 90.

En „pesita“ mezumo – prenu kiel pezojn la relativajn oftecojn de la unuopaj vortoj laŭ Behrmann – la valoroj nur iom malaltiĝas.

Kiel supra baro por al lerntempo bezonata por pasiva lernado de la Korte-vorttrezoro kaj gramatiko ni trovas t = 48,1 horoj, t “ 52,6horoj kaj t “ 52,7 horoj.

Adreso de la aŭtoro: Dipl.-Math. G. Meinhardt, FEoLL-Institut fir Kybernetische Padagogik, Pohlweg 55, D-4790 Paderborn. Originale verkita en la Internacia Lingvo.

Testoteoriaj pripensoj pri la lernmodelo ALZUDI.

Simons, Dirk: Testtheoretische Ŭberlegungen zum ALZUDI-Lernmodell [Testoteoriaj pripensoj pri la lernmodelo ALZUDI] en GrKG 19/4, 1978, p. 100-104.

La artikolo enhavas kelkajn pripensojn, kiuj estas uzataj en la statistika kvalitkontrodo, ekzemple se oni baze de samplo devas decidi, ĉu la neuzebla parto de iu komercaĵo transiras iun certan percentaĵon.

Ĉi tie oni pritraktas similan demandon, nome kiel oni povas konkludi el granda nombro da gelernantoj, ke la vera lernprobableco a estis pli granda ol supozita lernprobableco ap. Rigardo de la testkurboj montras, ketio ofte ne eblas, malgraŭ ke la vera lernprobableco estas multe pli granda, se oni konsideras la konsekvencojn por la prikalkulado de la lerntempo laŭ la ALZUDI-lerntempo-formulo.

Adreso de la aŭtoro: Prof. Dr. D. Simon, In der Kohldell 62, D-6670 St. Ingbert Traduko en la Internacian Lingvon: B. Frank

VI

Nuntermpaj klopodoj plievoluigi la informpsikologian modelon.

Frank, Helmar: Derzeitige Bemiihungen um Erweiterungen des informationspsychologischen Modells. (Nuntempaj klopodoj plievoluigi la informpsikologian modelon]. En: GrKG 18/3, 1977, pp. 61-72.

Klopodoj plievoluigi la informpsikologian modelon koncernas nuntempe precipe la kvin malfortaĵojn kritikitajn far Hellmuth Walter.

1. La adaptadon de la inteligentec-nocio ebligis Lehrl, trovante ĉe plenkreskuloj korelativecojn inter — unuflanke — la tradicie mezurita inteligenteco kaj — aliflanke — kaj la nundaŭro T, kaj la aperceptadrapideco Cx — tiel ke nur 2696 de la inteligentec-varianco ne konformas al la varianco de la nunmemoraĵo Kx = Cr-T.

2. Al la matematikizebleco de la t.n. „superigo per arigo“ kontribuis Ulrich kaj Walter, mezurante la relativajn asoci-oftecojn p; resp. P de kvalitoj resp. komunaj kvalitoj de unuopaj nocioj resp. noci-paroj al la koncernaj terminoj. Surbaze de introspekcie evidentigebla modelo konkludiĝas la rilato y

1-P=[(1-p1) -(1-po)P kiu por valoroj de la „logika noci-simileco’“ 4 inter 0,5 kaj 1 sufiĉe bone priskribas la empiriajn rezultojn de Walter. 3. Informpsikologie priskribeblajn dependecojn de la lernprobablo trovis Frank kaj Meder, laŭ kiuj la lernprobablo por la kompreno de fremdlingvaj vortoj ne similaj al la koncernaj vortoj de la gepatra lingvo estas 0,08 por infanoj okjaraj, kaj 0,37 por plenkreskulo; ambaŭkaze malpligrandiĝas la valoro mezume per la faktoro 0,9L, se aktiva uzo de vorto de la longeco L estas lernenda. 4. Unua paŝo al matematikizo de motivoj por ebligi ties konsideron far la informpsikologie bazigita kibernetika pedagogio konsistas en difino de „subjektiva efikanco”, kiu respegulas la individuan variancon de la efikanco pro la diverseco de la atentotempo. 5. Informpsikologia teorio de la fenomenoj de problemsolvado ŝajnas antaŭkondiĉi ties klasifikadon kaj pli precizan difinon.

Adreso de la aŭtoro: Prof. Dr. Helmar Frank, Rolandsgŝrten 2, D-4790 Paderborn Resumo originale verkita.

Funkcia komplekseco kaj lernprocedoj.

Kornwachs, Klaus; Von Lucadou, Walter: Funktionelle Komplexitit und Lern prozesse [Funkcia komplekseco kaj lernprocedoj] en: GrKG 19/1, 1978, p. 1-l(.

En la artikolo oni montras ke analoge al jam evoluita grado de struktura komplekseco por sistemoj oni povas difini gradon de funkcia komplekseco. La mankan priskribon de kompleksaj sistemoj oni ankaŭ konstatas. Elirante de modifita pragmatika nocio pri informo oni diskutas la necesajn kondiĉojn por lernprocedoj.

Adreso de la aŭtoroj: Dr. K. Kornwachs, Grossmattenweg 18, D-7802 Merzhausen; Dr W. von Lucadou, Hildastr. 64, D-7800 Freiburg Traduko en la Internacian Lingvon: Yashovardhan

e

VII

— pàgina 13 del PDF —

Sistemteknikaj aspektoj rilate la konstruadon kaj la analizon de informsistemoj.

Focken, Heinz Gŭnther: Systemtechnische Aspekte beim Aufbau und bei der Analyse von Informationssystemen [Sistemteknikaj aspektoj rilate la konstruadon kaj la analizon de informsistemoj] en: GrKG 19/2, 1978, p. 44-54.

El la vidpunkto de la sistemtekniko oni ricevas per aroteoria sistemargumento ĝeneralan priskribon de informsistemoj de diversaj ampleksoj kaj strukturoj.

La aroteoria aliĝmaniero aldonas ĝeneralajn principojn kaj regulojn por la pritrakto de informsistemoj al la sistemtekniko. Per tio eblas oferti sistemteknikajn rimedojn kaj metodojn por la interpretado de certaj sistemkomponentoj.

Rezultas superrigardebla prezentado de la sistemstrukturoj. La kunligo de objektaj karakterizaĵoj montriĝas kiel komunaĵo de subaroj. Celorientitajn ordosistemojn por la pritraktenda informo oni povas evolui per procedo por la ordigo de anticikla grafikaĵoj. Laŭ aroteoria interpretado la ordosistemoj kaj la klasifiksistemo estas priskribitaj per aroj de diversaj ŝtupoj. La formalizado de la interligoj kondukas al simpla kompreno de la interligoj ĉe la regajno de informo.

Adreso de la aŭtoro: Dr.-Ing. H. Focken, Schillerstr. 57, D-4780 Lippstadt Traduko en la Internacian Lingvon: B. Frank

Novaj empiriaj esploroj pri la fidindeco kaj valideco de mezurprocedoj de la aktuala memorilo kiel inteligenteckorelato.

Blaha, Lothar; Pater, Walter; Lehrl, Siegfried: Neue empirische Untersuchungen zur Zuverlissigkeit und Gŭltigkeit von Mepverfahren des Kurzspeichers als Intelligenzkorrelat [Novaj empiriaj esploroj pri la fidindeco kaj valideco de mezurprocedoj de la aktuala memorilo kiel inteligenteckorelato] en: GrKG 19/1, 1978, p. 11-18.

Teorie kaj empirie oni povas pruvi proksiman interdependecon inter inteligentaco kaj aktuala memorilo. Ĉar mezurprocedoj por la aktuala memorilo principe mezuras sur pli alta nivelo ol kutimaj inteligentectestoj kaj ĉarla nunaj procedoj pri la aktuala memorilo estas pli ekonomiaj, la evoluado valoras. Pro tio entute oni devus havi laŭeble vastajn kaj relevantajn empiriajn eksciojn pri la valideco kaj fidindeco.. Ĉi tie oni donas sinoptikon pri novaj validec- kaj fidindec-pruviloj por mezurprocedoj de ambaŭ kompenentoj de la aktuala memorilo: de la aktualeco-daŭro kaj de la informo-alfluo al la konscio.

iaj nun prezentitaj rezultoj devus pravigi la normigon de la procedoj per aktuala memorilo por plenkreskuloj, por altigi ilin laŭ la rango de testoj.

Adreso de la aŭtoroj: Dr. med. L. Blaha, cand. med W. Pater und Dipl.-Psych. S. Lehrl Universitats-Nervenklinik, Schawabachanlage 10, D-8520 Erlagen Traduko en la Internacian Lingvon: Brigitte Frank

VIII

Sovetunio: Post fondiĝo de Asocio de Sovetaj Esperantistoj (ASE) la kondiĉoj por Esperanto estas tre pozitivaj. Ĝis nun bonege laboris la du ILEI-sekciestroj Palu kaj Starodubĉev.

La ĝenerala sekretario, d-ro Dazzini, ekkomencis propran raporton pri siaj spertoj koncerne la ILEI-sekciojn, informante ke dum la lastaj tri jaroj oni fondis tri novajn sekciojn: Suda Afriko, Malagasio kaj Venezuelo. Nuntempe ILEI havas 34 sekciojn.

La situacio ĝenerale evoluas favore kaj iom post iom la sekciestroj en la diversaj landoj alproksimiĝas al kontentiga labornivelo kaj fariĝas ĉiam pli diligentaj en la disvolvo de la laboro kaj en la atingo de la statutaj celoj.

La detalajn raportojn pri la diversaj ILEI-sekcioj aperigos la ĝenerala sekretario per aparta cirkulero.

La kasisto de ILEI, S-ro Olle Olsson raportis pri la kasa stato 1978. Laŭ ĝi finiĝis kredit- kaj debetkonto je 34 124,36 kronoj. Kiel bonhavo estas en la banko 22 512,29 kronoj kaj en poŝtĝira konto 801,52 kronoj.

La membroj de ILEI kreskis je 161 al 1171 membroj por 1978.

Por IPR pagis en 1978 entute 421 abonantoj.

S-ro Bertili Andreasson en la nomo de la kontrolkomisiono rekomendis al la asembleo la malŝarĝon de la estraro.

La Asembleo unuanime malŝarĝis la estraron kaj kasiston de ILEI de respondeco por la periodo 1976-1978.

Unuanime la Asembleo aprobis la proponon de la estraro ke.pagante 10 guldenojn oni ricevas la revuon kaj oni fariĝas aŭtomate membro de ILEI (kondiĉe ke la abonanto deziras tion) ekde la jaro 1980 kaj oni pagu 5 guldenojn jare por fariĝi membro de ILEI sen revuo (kompreneble la nomita prezo de 10 guldenoj ŝanĝiĝos, kiam ĝenerale la produktaj kostoj altiĝos).

Novelektado de la estraro

La Asembleo voĉdonis unuanime por la 5 kandidatoj kiuj estas elektitaj por la periodo 1980-1982:

Rektoro Helmut Sonnabend (Germanujo) — prezidanto

Direktoro Johano Ingusz (Hungarujo) — vicprezidanto

D-ro Mario Dazzini (Italujo) — ĝenerala sekretario

Prof-ro Francisko Zaragoza Ruiz (Hispanujo) — vicsekretario

S-ro Olle Olsson (Svedujo) — kasisto

Rezolucio La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, kiu okazigis sian 13-an

67

— pàgina 14 del PDF —

konferencon de la 19-a ĝis la 27-a de Julio 1979 en Lokarno, dediĉis sian

ĉefan atenton al la internacia jaro de la infano. Ĝi elektis la enkondukan

temon: La jaro de la infano — epizodo aŭ averto.

– La konferenco deziras, ke la Jaro de la Infano ne enviciĝu en la kutiman sekvon de ĝisnunaj proklamitaj jaroj celantaj al iu evento aŭ homgrupo, ĉar tiaj jaroj ĉiam fariĝis statistikaj kaj poste ne sekvis realigoj.

– La konferenco opinias, ke la infano en la socio meritas konstantajn streĉojn kaj zorgojn, por ebligi al ĝi homdignan evoluon.

— Pro tio la konferenco postulas, ke internaciaj tensioj estu solvataj per pacaj rimedoj. Militoj ĉiajspecaj damaĝas aŭ neniigas la vivon de la infanoj kaj detruas la bazon por prospera evoluo de la homaro. La infano meritas vivon sen timo.

– La konferenco konstatas, ke krom naturkatastrofoj, kiuj detruas nutraĵojn, ankaŭ la maljusta distribuado de ili kaŭzigas la malsaton de milionoj da infanoj.

-— La konferenco alvokas ĉiujn respondecajn instancojn fari ĉiujn klopodojn por batali kontraŭ la malsato. Niaj infanoj havas la rajton esti sataj.

-— La konferenco estas konvinkita, ke la pli profundaj kaŭzoj de milito, manko de paco kaj malsato kuŝas en la nesufiĉo de klerigado, instruado kaj edukado en la mondo. Milionoj da infanoj en lernkapabla aĝo ne scipovas legi kaj skribi. Kompare al modernaj lernejaj sistemoj ilia stato signifas grandan diskriminacion. La absoluta manko de minimuma lerneja edukado kaj instruado malhelpas la infanojn al internacia interkompreniĝo.

– La konferenco emfaze alvokas ĉiujn ŝtatojn en la mondo zorgi por la infana klerigado. La sorto de la homaro dependas de sia klereco.

68

C. LA KOREKTA LINGVO.

Jen mikrobiblioteka legendo

Supera Internacia ILEI-ekzameno

Prof.ro Szerdahelyi proponas la jenan mikrobibliotekon por pedagogoj kiuj deziras kandidatiĝi:

Bazaj lerniloj

1) Gvidlibro por supera ekzameno. Budapest 1979 2) La verko de P.Janton aperinta en Esperanta originalo kaj Germana kaj Hispana tradukoj.

Interlingvistiko

3) Stojan, P.E., Bibliografio de Internacia Lingvo. Hildesheim 1973 4) Dresen, E., Historio de la Mondolingvo. Oosaka 1967, 240 p.

Historio

5) Lapenna, I. k.a. Esperanto en perspektivo. Rotterdam 1974, 876 p. 6) Zamenhof L.L., Fundamenta Krestomatio. Paris

7) Zamenhof L.L., Leteroj. Helsinki 1975, 329 p.

8) Zamenhof L.L., Paroladoj. Tokio 1973, 80 p.

Gramatiko

9) Kalocsay, K., Waringhien G., Plena gramatiko de Esperanto 10) Wells,J.C., Lingvistikaj aspektoj de E-o. Rotterdam 1978, 76 p.

Literaturo

11) Diego, F.de, Pri Esperanta Tradukarto. Saarbrucken 1979 12) Auld, W.,Enkouduko en la originalan literaturon de Esperanto, Saarbrucken 1979, 101 p.

69

— pàgina 15 del PDF —

Metodologio

13) Szerdahelyi I. Metodologio de Esperanto. Budapost 1975, 377 p. 14). Rakusa, R., Metodiko de Esperanto

Vortaro

15) Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Paris 1977, 1336 p. aŭ: Plena Vortaro de Esperanto. Paris 1971, 573 p.

Interlingvistiko

16) Szerdahelyil., Interlingvistiko historia kaj kompara. 2 Vol.oj, po ĉ. 500 p. Antaŭmendebla ĉe Stafeto/TK, Heideweg 20, B-2120, Schoten (Belgio)

17) Couturat, L. Leau, L., Histoire de la langue universelle — Les Nouvelles langues internationales (Paris 1907) Hildesheim 1979, 724 p.

Historio 18) Holzhaus, A., Doktoro kaj lingvo Esperanto. Helsinki 1969, 524 p. 19) Privat, E., Historio de la lingvo Esperanto Leipzig 1927, 199 p.

20) Carlevaro, T., Socipsikologio kaj grupdinamiko de Esperanto movado La Cahus-de-Fonds

Gramatiko

21) Zamenhof, L.l., Lingvaj respondoj. Marmande, 1962

22) Zamenhof, Fundamento de Esperanto. Marmande, 1963

23) Varankin, V., Teorio de Esperanto. Saarbrŭcken 1977, 67 p.

24) Neergard, P., La osperantologio kaj ties disciplinoj Kopenhago (1943) Represo. Saarbrŭcken, 1979

25) Piron, C., Esperanto: ĉu Eŭropa aŭ azia lingvo? Rotterdam 1977, 32 p.

26) Wister, E., Esperantologiaj studoj. Antverpeno. La Laguno 1978,254 p.

27) Szedahelyi, I., Skizo pri morfemiko de Esperanto. Budapest

Literaturo

28) Kalocsay K. k.a., Parnasa gvidlibro. Warszawa 1968, 157 p. 29) Rossetti, R., Spegulo de Esperantaj stiloj. Lelystand 1976, 16 p. 30) Diego, F. de, La Esperanta traduk-arto. SEL (1979)

70

Ĉ. REKOMENDITAJ LIBROJ.

Neŭtrala verko de neŭtrala Ligo

Istvan Szerdahelyi

Helmut Sonnabend, Esperanto: lerneja eksperimento -raporto, -analizo, -konkludo. El la dokumentaro de ILEI, Centra Eŭropo dua regiono. Serio: Kajeroj de Internacia Pedagogia Revuo n-ro 1. Edistudio, Pisa, 1979.

“Esperantistoj devus sekvi sciencan metodon kaj el faktaj eksperimentoj detiri teoriojn, sed neniam ni devus, kiel ofte okazis, peni realigi nematurajn ideojn.”

El la parolado de H. Hodler, Krakavo, 1912.

Ĉu tiuj vortoj de la elstara organizanto dum la postsekvaj preskaŭ 70 jaroj eksmodiĝis?

La recenzata verko respondas al tiu demando. En ĝi akumuliĝas miloj da laborhoroj: tempo kaj energio, sen kia ajn rekompenco, fontantaj el sincera kaj honesta pedagogia konscio kaj serena optimismo, ke tiu investado ne estas vana, kaj iam (la rezulto de la pedagoga laboro efektiviĝas ĉiam estonte) — do iam tiu investaĵo realiĝos kiel socia forto, produkto, aktiveco.

Per tiu ĉi verko komenciĝas jam delonge atendata serio: la biblioteko de pedagogoj — sed ne nur. Ĉiu, kiu serioze konsideras la estontecon de la internacia lingvo, devas nepre posedi tiun ĉi verkon (kaj — mi esperas — ankaŭ la sekvajn). Ĉu povas esti serioza esperantisto indiferenta rilate al la probler iaro de la lerneja instruado de Esperanto? Ĉu ekzistas esperantisto kiu kontustus la gravecon de tiu laboro koncerne la estontecon de la internacia lingvo? Kaj la verko prezentas faktojn: demonstras, analizas kaj konkludas. Mi ripetas: faktojn. Ne sloganojn, ne devizojn, sed mezuritajn faktojn. Kaj la hodiaŭan homon nur la faktoj konvinkas. Jen ĝia propaganda aŭ pli konvene: informa valoro, jen kial devas ĝin posedi ne nur ĉiu esperantista pedagogo, sed ĉiu esperantisto.

T1

— pàgina 16 del PDF —

Mi ne entreprenas la prezenton de la verko: tiaspecan monografion estas ege malfacile prezenti per kelkaj vortoj. Oni devas ĝin trastudi. Sed frapis min difino sur la p. 126: la vortoj de iu s-ro Rimkeit: “Neŭtrala lingvo signifas por la didaktika elektdecido: sen kultura fono.” Kiom ajn stulte ĝi sonu ĝi tuj veriĝas, se ni aldonas nur unu solan vorton jene: sen naci-kultura fono. Jes: “lingvo, sen nacia-kultura fono”.

Cetere per tio la aŭtoro tuŝas problemon hodiaŭ tre diligente diskutatan kaj ofte rilatatan ankaŭ al ILEI. La Ligo de pedagogoj troviĝas nun en la krucfajro de du divers-direktaj akuzoj: laŭ unu — ĝi estas ne-neŭtrala, laŭ alia — ĝi estas tro-neŭtrala.

Por vidi klare oni devas kompreni: kion signifas neŭtraleco kaj due: kio estas ILEI.

1.1. Neŭtrala — laŭ PIV-difino signifas: “Ne partoprenanta, nek volanta partopreni en diskuto, batalo, milito…” El tiu difino sekvas, ke la vorto sociigas sintenon de iu tria rilate al du diskutantaj, batalantaj, militantaj partioj. Dume: neŭtra — laŭ la sama fonto — signifas: “Tia, ke ĝi apartenas nek al unu, nek al alia el du kategorioj.” La diferencon inter la du nocioj mi vidas en tio, ke: en la unua temas pri partopreno, en la dua pri aparteno, due: en la unua la sinteno rilatas al iu konflikto, en la dua — al simpla stato.

1.2. Ŝajne, nek la neŭtraleco, nek la neŭtreco estas ideologio, sed, kiel jam dirite — nur sinteno pli ĝuste: sindeteno.

1.3. La nepolitikaj internaciaj organizaĵoj fondiĝas pro iu komuna intereso, koncernanta egalmezure ĉiujn siajn membrojn, sendepende de tio, ĉu unu aŭ la alia membro apartenas al iu aŭ alia politika flanko aŭ ne. La internaciaj organizaĵoj de fervojoj, de la poŝto, aŭ de la literaturistoj (la t.n. Internacia PEN-Klubo) ekestis ne laŭ iu politika koncepto aŭ intereso, nek el iu mondkoncepta motivo: ĉiuj membroj estas egale interesataj pri ilia ekzisto kaj normala funkciado, do ĉiuj memvole submetiĝas al tiuj principoj, kiuj certigas tiun normalan funkciadon. Sen la normala funkciado de UPU (Universala Posta Unuiĝo) aŭ de la absolute kunordigita funkciado de la internacia fervoj-retaro estas neimagebla la hodiaŭa vivo. La komunaj interesoj superas la unuopajn interesojn. La karaktero de tiuj mond-organizaĵoj restos ĉiam la sama kaj tute sendependa de la konsisto de ilia estraro.

1.4. Modela internacia organizaĵo estas la Internacia Ruĝa Kruco (Ruĝa Duonluno, Ruĝa Leono). Ne ekzistas peceto en la mondo, kie ĝi ne funkciu. Ĉiuj landaj organizaĵoj estas memstaraj: la centra organo ne estas gvida, nur reprezenta. Obeante la samajn principojn, la landaj organizaĵoj funkcias aŭtonome, ĉiu laŭ siaj specifaj lokaj cirkonstancoj.

1

2. ILEI similas al tiuj organizaĵoj: ĝi:ekestis pro la komuna intereso de la esperantistaj pedagogoj. ILEI reprezentas kunordigitan forton de la esperantista instruistaro. Ĝiaj membroj havas du komunajn karakterizilojn: ili ĉiuj estas esperantistoj kaj ili ĉiuj estas pedagogoj. lliaj ceteraj karakteriziloj (kiujn ili tutcerte posedas) restas ekster ilia ILEI-membreco. Kiel faka-profesia organizaĵo ILEI havas siajn specifajn celojn, taskojn, metodojn. La ĉefa agadsfero de ILEI estas la lernejo, la lerneja politiko: unuflanke ĝi estas vasta klubo de diversfakaj kaj divergradaj esperantistaj pedagogoj, aliflanke ĝi antaŭpreparas kaj gvidas la kampanjon, kies fina celo estas la oficialigo de Esperanto kiel lerneja studobjekto. Ĉi lasta celo estas tiom grava, tiom kompleksa kaj tiom malfacila, ke ILEI sola, sen la helpo de ceteraj Esperantistaj organizaĵoj kaj unuopuloj ne kapablus ĝin solvi. Sed neniu Esperantista organizaĵo kapablus solvi ĉi tiun taskon kaj atingi ĉi tiun celon sen ILEI, des malpli kontraŭ ILEI!

2.1. Se ni rigardas tra tia optiko la recenzatan verkon, estas neeble ne konscii, kiom grava, kiom serioza kaj sobra estas la aktiveco de la Ligo. Se mi aldonas, ke la ILEI-Konferencoj kaj Seminarioj (vd. ĉi-lastan, aranĝitan en Sorbono) reprezentas la saman koncepton, havas la saman etoson kaj direktiĝas al la sama celo, tiam ĉiu honesta esperantista pedagogo devas senti moralan devon aliĝi al tiu laboro, kontribui al ĝi per siaj fortoj, ebloj kaj kapabloj. Ju pli forta, vasta kaj aŭtoritata estus la Ligo de Esperantistaj Pedagogoj, des pli ni povus esperi pri la sukceso de nia lerneja politiko, al kio tre valora kontribuaĵo estas ankaŭ la prezentata verko.

73

— pàgina 17 del PDF —

D. ESTRARAJ INFORMOJ DE ILEI.

14a Konferenco en Malto

La konferencanoj loĝos, manĝos kaj laboros en la sama kolegio kie ekzistas unulitaj ĉambroj kaj multaj dudeklitaj ĉambroj. Ĉiu partoprenanto ricevos litttukojn, mantukon kaj vestapogilojn en la ŝranko. Ekzistas modernaj servoj en la kolegio: lavejoj kaj duŝĉjoj. Dum la konferenco funkcios trinkejo kie oni povos ricevi varmajn kaj malvarmajn trinkaĵojn je malalta prezo.

La kondiĉoj: Kompleta pensiono (matenmanĝo, tagmanĝo, vespermanĝo) sen trinkaĵoj, en unulita ĉambro 65 Maltaj Liroj por 9 tagoj po persono — en dudeklitaj ĉambroj 55 Maltaj Liroj por 9 tagoj po persone), de la vespermanĝo de la 24-a/7 ĝis la tagmanĝo de la 2-a/8/1980.

La inaŭguro okazos en “Dar Il Mediterran” (Mediteranea Konferencoj- Centro)-Valletta, en la antikva mirinda Palaco de la Kavaliroj de Malta. La inaŭguro okazos Vendrede, la 25-an de Julio 1980-a je la 18-a h.

Konstanta adreso de la Konferenco: Carmel Mallia — 89 Sanctuary Str. -Zabbar -Malta — Tel. 882381 — Bonvolu telefoni dum la labortagoj de la 17,30 ĝis la 22 h. — Aliĝilon kaj monon oni devos sendi al la supredirita adreso, per poŝt-aŭ bankĉeko internacia.

Estante la nombro de la unulitaj ĉambroj limigita kaj ne ekzistante dulitaj ĉambroj, oni konsilas aliĝi tuj se oni ne volas dormi en dudeklitaj ĉambroj. La LKK intertempe estas esploranta la eblecon ricevi pliajn unulitajn ĉambrojn en apuda kolegio, 350 mt. malproksima de la konferencejo.

La provizora’ programo de la konferenco antaŭvidas prelegojn pri la Malta Lingvo, pri la pratemploj de Malta, pri la ĉefa temo de la konferenco kaj pri la internacia jaro de la kriplulo, pri prezentado de nova literatura verko, pri organizaj problemoj de I.L.E.I.-sekcioj. Okazos kiel kutime lecionoj pri Esperanto por komencantoj, progresintoj kaj konversacia kurso.

174

La kultura aranĝo antaŭvidas la viziton de la hipogeo de Hal-Salfieni, unika en la mondo, kaj de la pratemploj de Hagar Qim, Mnajara kaj Tarxien. Oni vizitos ankaŭ la malnovan ĉefurbon de Malta, Mdina; la romian vilaon de Rabat kaj la novan ĉefurbon de Malta, La Valletta. Membro de la organiza loka komitato akompanos la konferencanojn kaj klarigos esperantlingve la vidindaĵojn.

Dum la konferenco okazos kontaktoj kaj ronda tablo kun reprezentantoj de la edukinstancoj de la kulturministerio kaj de la sindikatoj.

Estas antaŭvidita solena ekumena diservo kaj sekvos por la katolikoj

sankta meso en Esperanto.

Estro de la novfondita I.L.E.I-sekcio: Anthony Mercieca, 20 Valletta Road, Qormi-Malta

Statistiko 1979

Membroj en ILEI kaj abonantoj de IPR 18.7.1979

1976 1977. 1978 1979 1977 1978 1979

1. Aŭstralio 1 1

2. Aŭstrujo 36 38 41 35 16 14 12 3. Belgujo 30 25 25 35 1 6 8 4. Brazilo 6 6 40 = 11

5. Britujo 127 131 134 90

6. Bulgarujo : — — – — — = – 7. Danlando 45 35 25 30 31

8. Finnlando 39 30 46 20 21 DN 9. Francujo 200 195 175 199. 43 46 31 10. Germanujo 200 100 100 31 24, 32 11. Grekujo — — 10 10 2 12. Hispanujo 25 25 35 12 3

13. Hungarujo 26 25 —

14. Islando 8 14 —

15

— pàgina 18 del PDF —

15. Israelo — 7 — 16. Italujo 115 80 166 80 = 115 17. Japanujo 8 8 — 2 2 1 18. Jugoslavio 30 5 5 25 20 19. Kubo 6 6 6 20. Luksemburgo p 5 1 21. Malagasa Resp. 1 5 22. Nederlando 65 62 65 175 30 65 175 23. Norvegujo 45 S0 54 62 10 13 24. Nov-Zelando 18 1 25. Pollando 31 31 31 31 26. Sanmarino 5 pj S 5 2 27. Sovet-Unio 10 28. Sud-Afriko 6 9 5 9 29. Svedujo 54 52 51 8 1 7 30. Svislando 4 7 10 10 31. Usono 105 106 105 99 10 10 32. Venezuelo 7

1173. 1000. 1171. 619. 358 421. MI 76

E. DOKUMENTOJ.

Rilatoj inter malagasio kaj ILEI

La delegitoj de la 13-a konferenco en Lokarno aprobis la proponon de la estraro de ILEI venontjare (1980) konferenci sur la mediteranea insulo Malto (sendependa ŝtato, ano de.la Brita Konfederacio) (vidu la raporton de la ĝenerala sekretario!). Antaŭvidita estis Antananarivo, ĉefurbo de la Demokrata Respubliko Malagasio kaj la aŭguroj aspektis favoraj :

l:

o Ak UO

6. Ta

Surbaze de la invito de s-ro Raveloson la prezidanto kaj la ĝenerala sekretario vizitis la ĉefurbon,

. fondis ŝtate rekonitan ILEI-sekcion,

. havis viglan kontakton kun lokaj Esperanto reprezentantoj,

. traktis bonegajn kondiĉojn kun la malagasia flugkompanio,

. estis afable akceptita fare de la Ministroprezidento, kaj aliaj ŝtataj

instancoj, jam ekzamenis la bonajn loĝ- kaj laboreblecojn en la hotelo Hilton, kaj havis bonan eĥon en la gazetaro.

En la sekvo konstatu la iradon laŭ la leteraj dokumentoj:

1. letero al la Ministroprezidanto (mankas la akcesoraĵoj ):

Alparolo

17.4. 978

Okaze de la tre afabla akcepto ĉe vi profunde impresis nin via komprenemo kaj ĝentileco. Via bonvolemo kuraĝigas nin, novigi nian peton al vi transpreni la altan patronecon de nia konferenco en 1980.

Tiucele ni skribis al la Ministro pri Eksteraj Aferoj.

[subskribo]

T»

— pàgina 19 del PDF —

2. letero al la Ministro pri Eksteraj Aferoj:

Alparolo 17.4.1978

Kiel vi povas konstati el la ĉemetitaj dokumentoj nia organizado planas konferenci en via ĉefurbo. La temo de konferenco: “Esperanto por la edukado de afrikaj infanoj” povus kontribui al internacia interkompreniĝo.

Ni petis la sinjoron ĉefministron transpreni la altan patronecon pri nia konferenco.

Bonvolu esti konforma al nia deziro.

[subskribo]

3. letero de la Ministro pri Eksteraj Aferoj al la prezidanto de ILEI:

25.8.1978 Alparolo Mi havas la honoron respondi al via letero de la 17-a de Aprilo 1978 kaj informi vin, ke mia registaro ne favoras vian proponon okazigi en Antanarivo la konferencon laŭ la indikita temo kaj ankaŭ en jenaj punktoj: aplikado de internacia eksperimento por instrui Esperanton en klasoj de establita lernado en Malagasio, partopreno de la Malagasia Ŝtato en la konferenco planita de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en Antananarivo en 1980. Mi petas vin akcepti…

[Subskribo]

4. letero al la Ministro pri Eksteraj Aferoj

7.11.1978 Alparolo

Mi konfirmas la ricevon de via letero je la 25-a de Aŭgusto 1978 kaj dankas vin pro la sciigita opinio de via registaro.

Probable ekzistas miskompreno pri niaj intencoj en via registaro.

La 1-an de Aprilo 1978 la estraro de ILEI havis la honoron esti akceptita far de la Ministroprezidanto, sinjoro Rakotoarijaona D€sirĉ.

78

Interalie ni submetis du demandojn :

1. Ĉu la ŝtato donos la aprobon, ke ni organizu ILEI-konferencon

dum 1980 de la 18-a ĝis la 28-a de Julio?

2. Ĉu la Ministro-prezidento estos preta akcepti la altan patronecon? La sinjoro Ministro-prezidento ekkonigis sian simpation al niaj deziroj. Entute ne temis pri partopreno far de la ŝtato.

Mi afable petas vin, sinjoro ministro, rekonsideri vian respondon de la 25-a de Aŭgusto 1978 kaj pozitive decidi, kaj anticipas, ke la Repoblika Demokratika Malagasy ne intencos malpermesi al la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj konferenci en via lando.

Bonvoli… [subskribo]

5. Letero de la Ministro pri Eksteraj Aferoj al la prezidanto de ILEI

15.3.1979 Alparolo

Mi havas la honoron rilate vian leteron de 7.11.1978 sciigi al vi, ke la Demokrata Respubliko de Malagasio pro konsidero de la prioritatoj devas establi sistemon de fremdlingva sekvo kaj ne povas favori vian konferencon en Antananarivo.

Mi petas vin… [Subskribo]

Pro tio ĉi, la Ligo decidis ŝanĝi la lokon de sia 14a Konferenco de Antananarivo al Malto.

79

— pàgina 20 del PDF —

Opinio kaj propono.

Hans Fechler

Estimata Kolego,

| hodiaŭ mi ricevis la numeron 1/1979 de IPR. Mi jam de longe (t.e. jam de jaroj) ne legis Esperantaĵojn, pro diversaj motivoj kaj kaŭzoj; tamen hodiaŭ mi havis emon kaj tempon por tralegi la kajeron. Mi bedaŭras, ke mi ne havas kontakton kun iu ajn kolego ie en la mondo pere de Esperanto, kaj speciale en mia fako “speciala edukado” (Lernbehindertenschule — lemejo pro lernmalhelpataj infanoj). Vizito de kongresoj ne eblas Pro tio ekiĝis en mi demando al redaktisto de IPR: Ĉu eblas, ke vi enmetu en IPR-n rubrikon, en kiu oni povas serĉi kontaktojn, anonci projektojn, ktp Precipe en mia fako ni orientiĝas preskaŭ nur je la angla literaturo, sed nerdoj influas nin — aŭ eble nur peritaj laŭ kelkaj lingvaj kaj tempaj kromvojoj — ekzemple la orientaj atingoj, metodoj kaj spertoj. Do , mi prezentas al vi mian

proponon kaj volonte havus “retrokupladon” (tiun tradukon mi hodiaŭ lernis el IPR) de vi.

KUNLABORANTOJ POR IPR SERĈATAJ !

Kiuj gekolegoj deziras kunlabori en la pretigado de IPR?

La unika ŝanco de nia revuo kuŝas en ĝia plena, totala internacieco.

Skribu al mi kaj samtempe kontribuu 1. per via ideoj, kaj 2. per ĉiaspecaj enhavaĵoj.

Helmut Sonnabend.

80

Aŭstralujo: Aŭstrujo: Belgujo: Brazilo: Britujo: Bulgarujo: Danujo: Finnujo: Francujo:

F.R.Germanujo:

Grekujo: Hispanujo:

Hungarujo: Islando: Israelo: Italujo: Japanujo: Jugoslavujo: Luksemburgo: Kanado: Kolombujo: Koreujo: Malagasujo: Nederlando: Nordameriko: Norvegujo:

Nov-Zelando: Polujo: Rumanujo: Sanmarino: Sovet-unio:

Svedujo: Svisujo: Usono:

Ĉeĥoslovakujo: Germana D.R.: Irano:

Jemena P.D.R. Kubo: Singapuro: Zairujo:

Sekciestroj de la Ligo prof. Ivan Th. Maddern, Box 411, Morwell, Victoria 3840. Ernst Rixner, Kleingasse 6, 18/8/13, A-1030 Vieno. E. Van Damme, Albert-I-straat 44, B-1750 Schepdaal. Elvira Fontes, C.P. 5888, Sao Paulo. Hilary Chapman, 7 fairacre road, Barwell, Leicester LE9 8HH. Vasil Bozarov, ul. Ljubotran 98, blok 4, Vhod A, Sofia. Lis Thune, Brembŝrvinget 15, DK-2650 Hvidovre. Pentti Jarvinen, Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82. Frĉdĉric Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont. d-ro Hermann Behrmann, Grunigerstr. 5, D-4790 Paderborn. Sokrates Sakellaropoulos, Agias Paraskevis 30, Ateno (816). prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante. Zsuzsa Bacsay, PF 139, H-1368 Budapeŝto. Baldur Ragnarsson, sogavegur 170, Reykjavik. Reuven Alberg, str. Kraus 12, Tel-Aviv, Ramat Aviv. d-ro Catina G. Dazzini, C.P. 22, I-54100 Massa — pĉk. 22/2883. Fusakugu Kido, Gamon Higashi 6-51, Kosigaja Saitama 343. d-ro Miodgrad Stojanoviĉ, Duruntorska ul.2/1v-32, YU-11000 Beograd. Robert Hoegener, 4 rue des charbons, Esch/Alzette. vidu Nordameriko. prof. Manuel Angel M., Apartado Aĉreo 50179, Medellin. prof. Eugene Raveloson, BP 127, Tananarive. Oene Hoekstra, Frederikslaan 47, NL-1871 SB Schoorl. John L. Lewine, West Stockbridge, MA 01266. Margrete Landmark, Universitet i Oslo, Psykologisk Institutt, Postboks 1094, Blindern, Oslo 3. Gwenda Sutton, 1 Wood street, Upper Hutt.

prof. Marina Michelotti, via xxv marzo 73, I-43031 Rep. San Marino. Johannes Palu, Sĉlme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV. Nikolaj Starodubĉev, poŝtrestante, SU-340047 Doneck.

Olle Olsson, Bantorget 3, S-222229 Lund.

Olivier Tzaut, CH-2610 Mont-Soleil.

vidu Nordameriko.

Izolitaj membroj Karel Kraft, Zupanovice 49, CS-26214 Hrimezdice Okr. Pribram. d-ro Till Dahlenburg, Str. d. DSF 13, DDR-2722 Briiel. M. Saghafian, ŝiras ave., Emdadi st. 22, Vanak, Teheran 19. d-ro Jozefo Megyeri, Al-Gomhouriyeh hospital, Khormaksar, Aden. Pedro Pablo Lamas Diaz, apartado 223, Ciego de Avila. Hongi Liao, apt. blk. 14, 2809 H, Eunos Crescent, Singapuro 14. Antoine-Samuel Ngangu, BP 13, Lukala, Nkandu.

— pàgina 21 del PDF —

ESTRARO DE ILEI

prezidanto rektoro Helmut Sonnabend, In den Horstwiesen 42, D-3150 Peine, F. R. Germanujo vicprezidanto | direktoro Johano Ingusz, Liget ut. 40, H-1102 Budapest X, Hungarujo sekretario d-ro prof. Mario Dazzini, C. P. 22, I-54100 Massa, Italujo vicsekretario prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante, Hispanujo kasisto Olle Olsson, Bantorget 3, S-22229 Lund, Svedujo

(—

KUNLABORANTAJ ORGANIZOJ

FIMEM Federation Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne SAT Sennacieca Asocio Tutmonda UEA Universala Esperanto-Asocio Unesko Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj-Nacioj / / ĉ / ) 1 ;

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO — IPR organo de

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj — ILEI en rilatoj de reciproka informado kun Unesko, kategorio C

aperas trifoje jare

redaktas — Helmut Sonnabend, In den Horstwiesen 42, D-3150 Peine, FRG poŝtĝirkonto — Stockholm 682-117-7 ILEI, Bantorget 3, S-22229 Lund, Svedujo jarabono — 20 svedaj kronoj

la abonprezon oni pagu al la landaj sekcioj de ILEI

nemembroj de ILEI pagu al la supre indikita poŝtĝirkonto

IPR 1980/1

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

IPR

Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

ILEI

10-a jarkolekto N-ro 1, 1980

Edistudio, Pizo, Italujo

— pàgina 2 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO n-ro 1 — 1980

ENHAVO

Helmut Sonnabend — Malto — dua ponto al Afriko Loko de la ĉi-jara konferenco de ILEI ………….——- Bernard Golden — Normoj kaj celoj de la universitata instruado de Esperanto…….-..——….—…» Mario Dazzini — Raporto pri la Simpozio de ILEl en Parizo. Anja Hurĉak — Raporto pri LOl en la baza lernejo “Bratstvo”

IIUI ON OKO «lene eeske neces stezessco su Yves Gueguegniat — “Ni parolu pri faktoj!” …… kuti. e. Olle Olsson — Al sekciestroj kaj membroj de ILEI …….. Eugene Raveloson — Malagasio aŭ Madagaskaro ………. Zsuzsa Barcsaj — Alvoko …………. EG mk ka

Enrique Kohei — Unua Tut-Amerika Esperanto-kongreso

presita en la eŭropa komunumaro ĉe «vallerini offset», pisa, italujo eldonata kaj dissendata de: «edistudio», c.p. 213, i-56100 pisa, italujo

13

16 18 21 22 23 24

Malto — dua ponto al Afriko Loko de la ĉi-jara konferenco de ILEI

Helmut Sonnabend prezidanto de ILEI

Antaŭvidite ĉi-jare estis kiel loko de nia konferenco Tananarivo, ĉefurbo de la ŝtato Malagasio. Post kiam montriĝis, ke la registaro ne deziras akcepti nin, ni volonte sekvas la inviton de niaj samideanoj Carmel Mallia, John Vella Bondin kaj Antony Mercieca manifestacii nian 14an konferencon en Valletta, la ĉefurbo de Malto.

Malto konsistas el pluraj insuloj kaj situas en la Mediteraneo, 95 km sude de Sicilio kaj ne malproksime de Afriko. Al la ĉefinsulo Malto ankaŭ apartenas la insuletoj Gozo kaj Comino kaj areas entute al 310 km”. La angla lingvo estas apud la malta la oficiala lingvo.

En 1964 fariĝis Malto sendependa ŝtato en la kadro de la Brita Konfederacio. La valuto estas la Malta-pundo.

Etne la Maltanoj formiĝas el Araboj, Sicilianoj, Italoj, Francoj kaj Angloj.

La enloĝantoj parolas la maltan lingvon, araban idiomon de la Magreb-dialektoj, kiu kiel unusola estas parolata de kristana popolaro kaj skribata oficiale per latinaj literoj apoge al la itala ortografio. Ĝi enhavas multajn italajn fremdvortojn, ne influita de la skribaraba sed fonetike de la antikva suditala Greka kaj Latina lingvoj.

Lerneja devigo estas preskribata por ĉiuj la infanoj inter ses kaj dekkvar vivjaroj. Instruaj lingvoj estas la malta kaj la angla. Al la okjara Elementa Lernejo aliĝas la kvinjara Sekundar-lernejo kaj profesiaj aŭ faklernejoj. Apud la publikaj ekzistas ankaŭ privataj lernejoj. Altlerneja klerigado peras la College of Arts, Science and Technology kaj la Royal Academy of M. Ekde 1946 estas aranĝitaj vesperaj klasoj por plenkreskuloj sen lerneja klerigado.

La konciza superrigardo sufiĉu por havi iom ideon pri nia konferenca loko.

La sepdekaj jaroj nun finiĝis. Kiam ni prijuĝas ilin rilate nian ILEI-laboron, ni povas sobre konstati, ke ni atingis kelkajn rezultojn:

— rekonita de UNESKO kaj akceptita en grupo C

— du sukcesplenaj lernejaj eksperimentoj en la regionoj I kaj II

— internaciaj lernejoj en Primoŝten kaj St. Gerard

— la unua libro el la «kajeroj de Internacia Pedagogia Revuo» (Helmut Sonna-

— pàgina 3 del PDF —

bend, Esperanto, lerneja eksperimento — raporto – analizo – konkludo, Edistudio, Pisa 1979)

— monda ekspozicio de infandesegnaĵoj sub la moto: Ne rasoj sed ni infanoj vivas en la mondo

— simpozio en Parizo: Principaj kondiĉoj por ĝenerala internacia-eŭropa lingvo

— sistema konigado de niaj rezolucioj ĉe registaroj kaj oficialaj instancoj

— disvolviĝo de ILEI al 34 sekcioj

— disvolviĝo de kunlaboro kun: FIMEM, SAT, UEA.

La finiĝinta Jaro de la Infano instigis al ni i.a. rezolucie konstati, ke la profundaj kaŭzoj de milito, manko de paco, malsato kuŝas en la nesufiĉeco de klerigado, instruado kaj edukado. La rezolucio estis sendita al multaj registaroj kaj aliaj gravaj instancoj (bedaŭrinde pluraj sekcioj ne sekvis la peton de la prezidanto, traduki la tekston!). La eĥo estis pozitiva — ĉiuj alskribitaj konfirmis la ricevon de nia rezolucio, inter ili la prezidento de la respubliko Francio.

La oka jardeko estu por ILEI la jardeko de la infano. Ni sekvu malpli la disvastigadon de Esperanto ol pli per Esperanto la defendon de la infano. Ĉiuj de niaj esploroj kaj agadoj servu je la bono de la infano.

Tial ni elektis tute konscie la temon de nia 14a konferenco: Edukado. Sendube estas unu el la grandaj problemoj la analfabetismo. Kvindek procentoj da homoj en legkapabla aĝo ne scipovas legi.

La enkonduka prelego dum la inaŭguro okupiĝos pri la demando: kiamaniere Esperanto povas helpi venki la analfabetismon.

La solvo de la problemo aparte urĝas en Afriko, kaj pro la relativa proksimo al Nordafriko ni ĉefe tien direktos la rezulton de nia laboro.

Antŭvidataj estas laborgrupoj okupiĝontaj pri detalaj demandoj de la ĉeftemo kiel ekz.: Edukado kaj internacia jaro de la kriplulo. «La ronda tablo» kunigos sindikatestrojn, instruistojn, reprezentantojn de kulturaj instancoj, por diskuti la temon: «Edukado kaj lingvo-diverseco-problemoj kaj solvoj».

Al la lingvo mem estos dediĉata multe da tempo: kursoj por komencantoj kaj progresintoj, konversaciaj kursoj kaj studgrupoj.

Pri la kulturaj aspektoj de Malto ni spertiĝos per diversaj prezentadoj kaj ekskurso.

Kaj kiu jam baniĝis en la mediterarea maro ekde la plaĝo de Malto? La agrabla baniĝo apartenas al la programo.

Cetere: kiam ni traktos la edukadon teorie estus la praktiko necesa. Partoprenontaj gekolegoj kunportu siajn infanojn en lernkapabla aĝo: ili povos ekzerci sin en la lingvo kaj lerni flegi internaciajn kontaktojn. Kiuj ankoraŭ ne aliĝis al’la 14a konferenco bonvolu uzi la ĉi-enan aliĝilon!

Normoj kaj ĉeloj de la universitata instruado de Esperanto.

Bernard Golden

Enkonduko.

Superrigardo de la historio de la instruado de Esperanto sur la universitata nivelo troviĝas en Esperanto en Perspektivo, (Lapenna k.a., 1974, p. 103-108) kaj en artikolo de H. Tonkin (1977). Laŭ ĉiuj nunaj indikoj, tiu instruado daŭre plivastiĝos en la estonteco por plenumi du ĉefajn funkciojn: eduki instruistojn de Esperanto por la elementa kaj mezgrada niveloj, kaj ankaŭ trejni lingvistojn, kiuj entreprenos sciencajn esplorojn sur la tereno de la interlingvistiko. Estas instruive kompari la nunan situacion kun tiu antaŭ preskaŭ duonjarcento, kiam Enciklopedio de Esperanto (Kokeny kaj Bleier, 1933-1934, vol. 2, p. 549-550) dediĉis nur 12 liniojn al la temo «universitatoj».

La universitato, kie ekzistas hodiaŭ la plej ampleksa programo de Esperantoinstruado estas la Scienca Universitato Lorand Eotvos en Budapeŝto. Tie, enkadre de la Katedro pri Ĝenerala kaj Aplika Lingvistiko de la Filologiscienca Fakultato, funkcias la Fako pri Esperanta lingvo kaj literaturo, kies gvidanto estas d-ro Istvan Szerdahelyi. Detaloj pri la instruprogramo troviĝas en «La programoj de la Filologia Fakultato — Fako Esperanto lingvo kaj literaturo», 11-paĝa multobligita prospekto eldonita okaze de la Instruista Internacia Konferenco organizita en 1970 en Maribor, Jugoslavio. Lajos Kokeny koncize priskribas la agadon de la Fako en artikolo en Hungara Vivo (Kokeny, 1973, p. 28). Pli ĝisdata estas la artikolo «Studprogramo de la Esperanto-Fako» aperinta en Esperantologiaj Kajeroj 2 (1977, p. 31-40), kaj en la sama numero Zs. Varga-Haszonits resumas la historion de la Fako dum ĝia unua jardeko de 1966-1976 (p. 7-30).

La studentoj, kiuj frekventas la Esperanto-Fakon, estas kaj hungaraj kaj eksterlandaj. Ili povas studi aŭ en la taga kurso aŭ en la koresponda kurso. Kiam ili finas la 10-semestran studadon, ili devas prezenti sin por ŝtata ekzameno, kies sukcesa trapaso estas kondiĉo por ricevi diplomon kun la kvalifiko «Mezlerneja instruisto pri Esperanta lingvo kaj literaturo». |

Ĉiu studento en la Fako devas prepari libere elekteblan faklaboraĵon, kiu ofte

— pàgina 4 del PDF —

temas pri iu aspekto de la esperantologio. Krome, «memvole entreprenita devo» estas partopreno en la Scienca Studrondo de Esperantistaj Studentoj, kie la universitatanoj havas okazon prezenti individue aŭ kolektive alispecajn, studrondajn laboraĵojn. La Studrondo ne okupiĝas nur pri sciencaj esploroj; ĝi havas la karakteron ankaŭ de societo de verkistoj, poetoj kaj arttradukistoj; cetere, ĝi organizas perfektigajn kursojn por instruistoj.

La lingvouzo de la universitataj studentoj.

Kelkaj el la 19 faklaboraĵoj kaj 13 studrondaj laboraĵoj jam estis publikigitaj en Esperantologiaj Kajeroj 1 kaj 2, kaj en la 3a volumo de la serio troviĝas hungaraj kaj Esperantaj tradukaĵoj faritaj de studentoj de la Fako. Tiel, ekzistas sufiĉe ampleksa materialo por taksi la gradon de lingva kompetenteco, kiun la studentoj atingis. Okulfrapa estas la ofteco de ortografiaj, gramatikaj kaj semantikaj eraroj. Mi pritraktis kelkajn el ili en artikoloj kaj referaĵoj (Golden, 1978a, 1978b, 1979a, 1979b). Stilaj malglataĵoj svarmas en tradukaĵoj, kiuj spegulas la vortordon kaj esprimmanieron de la gepatra lingvo de la studentoj.

Ĉi-kuntekste mi deziras mencii la opinion de usona lingvisto okupiĝanta pri la universitata instruado de Esperanto. R. E. Wood (1975, p. 67) asertas, ke la studento de Esperanto, unue iom post iom liberigante sin de kalkeoj (paŭsaĵoj, prunttradukoj), mortintaj metaforoj, etenditaj signifoj, kliŝoj kaj fiksaj frazeroj, kiuj konstituas grandan parton de la tiel nomata Standard Average European (norma, meza eŭropa lingvo), kaj poste koncentrante sin je la internaj riĉecoj de la Internacia Lingvo povas iri trans siajn etnolingvajn modelojn kun ĉiam pli kreivaj rezultoj.

Teorie, tio ja povas okazi, sed post kiom da tempo kaj fortostreĉo? Evidente, 10 semestroj ne sufiĉas. Ĉu, do, estas eble ekscii, kial universitataj studentoj — kaj eĉ tiuj, kies fako estas la lingvistiko — havas la samajn malfacilaĵojn alproprigi al si Esperanton, kiujn havas aliaj lernantoj?

Metodologio de la universitata instruado de Esperanto.

Povas esti, ke la metodologio de la instruado de Esperanto sur la universitata nivelo ankoraŭ ne atingis la saman nivelon kiel la metodologio uzata por instrui aliajn fremdajn lingvojn. Citindaj estas la vortoj de H. Tonkin ĉi-rilate.

«La provizo de instruistoj pligrandiĝos, kompreneble, nur kiam oni pli grandskale disponigos Esperanton al studentoj en universitatoj kaj kolegioj, kaj kiam la metodologio de la instruado de Esperanto evoluos ĝis pli alta nivelo, ol ĝi atingis ĝis nun.» (Tonkin, 1976, p. 7)

En alia verko de la sama aŭtoro (Tonkin, 1977a, p. 35-36), troviĝas bibliografiaj donitaĵoj pri la plej ĝisdataj metodologiaj studaĵoj. Ili temas plejparte pri la elementaj kai mezgradaj niveloj, sed ankaŭ citita estas raporto de simpozio pri la instruado de Esperanto en usonaj univeristatoj kaj kolegioj: Richard E. Wood, «Proceedings of

the Symposium om the Teaching of Esperanto at United States Universities and Colleges,» (La Monda Lingvo-Problemo, 4 [1972], p. 159-174).

La plej detala verko en Esperanto pri la metodologio de lingvo-instruado (Szerdahelyi, 1975) okupiĝas ĝenerale pri la historio kaj metodiko, sed ĉar la enhavo estas laŭtema kaj ne laŭgrada, ne estas aparta traktado de metodologiaj problemoj de la instruado de Esperanto sur la universitata nivelo. En kelkaj aliaj verkoj oni povas informiĝi, se ne pri la detala metodologio por universitata uzo, almenaŭ pri la celoj de la instruado.

Celoj de la universitata instruado de Esperanto.

En pli frue aperinta metodologia libro, Rakuŝa (1970) dediĉas nur du paĝojn (p. 9-10) al la instruado de Esperanto en pedagogiaj altlernejoj kaj universitatoj, kie la ĉefa celo estas prepari instruistojn de la Internacia Lingvo por elementaj kaj mezgradaj lernejoj. Rakuŝa dividas la edukon en du ŝtupojn:

«…en la unua perfektiĝas la kandidato en Esperanto ĝis parola kaj skriba

perfekteco, en la dua — kondiĉe akceptekzameno — la prelegantoj gvidas lin

al sufiĉa scio de konoj necesaj por bona instruado de la lingvo.» Tiu dua ŝtupo temas pri «la metodika, literatura, historia kaj movada preparo». Cetere, Rakuŝa substrekas, ke:

«…oni devas… severe distingi la… du ŝtupojn. Kiu ne parolas flue Esperan-

ton, ne havas lokon en la dua ŝtupo.» La aŭtoro nek pli detale difinas «parola kaj skriba perfekteco», nek indikas, kiel oni povas mezuri tion. Ĉu temas pri absoluta perfekteco, t.e. tute senerara uzo de la lingvo? Kiu en la historio de Esperanto atingis tiun stadion? Eĉ Zamenhof faris erarojn. Estas evidente, ke oni devas limigi la nocion «perfekteco», por ke ĝi signifu relativan perfektecon. Certajn erarojn oni ja ne toleru, sed aliajn oni povas preterlasi, ĉar ili havas duarangan gravecon.

Ankaŭ Szerdahelyi, en unu el siaj fruaj metodologiaj verkoj, parolas pri perfekteco.

«Kiel ĉiu lingvo, ankaŭ Esperanto estas perilo, instrumento de penskomuni-

kado. La perfekta aktiva kaj pasiva scio de la parolata kaj literatura Esperan-

to estas la praktika celo.» (Szerdahelyi, 1964, p. 47). Aliloke en la sama verko (p.65) Szerdahelyi klarigas, ke la terminoj «aktiva» kaj «pasiva» rilate lingvoscion estas malnovmodiĝintaj, ĉar hodiaŭ en la faka literaturo estas uzataj «receptiva» anstataŭ «pasiva», kaj du terminoj, «reproduktiva» kaj «produktiva», anstataŭas «aktiva». Se la lingvoscio atingas nur la gradon de reprodukteco, ĝi estas «reproduktiva»; se oni povas uzi la lingvon same kiel la gepatran, la lingvoscio estas «produktiva».

Eble estos utile substitui la terminon «produktiva scio» al «perfekta scio», kiam oni difinas la celon de la lingvoinstruado.

La instruprogramoj de la Esperanto-Fako de Budapeŝta Universitato pli detale priskribas la celojn de la kurso. En la versio de la programo eldonita en 1970, estas

— pàgina 5 del PDF —

postulate, ke ĉe la fino de la kurso Esperanto I kaj II, la studento «a)scipovu flue kaj esprimplene laŭtlegi kaj kompreni neellaboritan Esperanto-tekston, kompreni aŭditan prelegon aŭ fluan parolon, normaltaktan. b)Oni devas atingi tian gradon de leksikaj, fonekitaj kaj gramatikaj konoj, ke la studento, je la fino de la kurso sen signifaj gramatikaj eraroj kapablu konversacii, regu bonan kompil-kapablon kaj scipovu mez-malfacilan tekston traduki el kaj en gepatran lingvon per minimuma uzo de la vortaroj. c)La studento kapablu firme uzi la dulingvajn vortarojn de Esperanto, la Plenan Vortaron kaj la ceterajn specialajn vortarojn.» (La Programo de Filologia Fakultato… p. 2) Jen la celoj en la jaro 1977. Rilate la ĝeneralan formadon, «La fako celas formi fakulojn, kiuj havas marksisman mondkoncepton, bonnivelajn lingvokapablojn, vastajn konojn pri esperantologio kaj interlingvistiko, kiuj kapablas disvolvigi [tiele!] laŭ socialisma spirito la kreivan pensadon de siaj lernantoj, de siaj studentoj en la instruaj kaj en aliaj kulturaj institucioj.» (Studprogramo de la Esperanto-Fako, 1977, p. 31) La celoj de la kurso Esperanto I kaj II estas nun iom pli koncize difinitaj. «a)flue paroli, kompreni nekonatan tekston, aŭde kompreni prelegon, raporton pri ĝenerala temo; b)atingi tiomgradan konon de vorttrezoro kaj gramatiko, ke ili povu bone sin esprimi ĉu parole ĉu skribe, traduki gepatralingven kaj reciproke meze malfacilan tekston; c)uzi diversajn vortarojn (Plena Vortaro, fakaj, etimologiaj) ktp.» (Studprogramo…, 19717, p. 33). Kaj la celo de la studobjekto «Lingvopraktiko de Esperanto» estas «La studento akiru vastajn, multflankajn kaj certajn lingvo-konojn, povu libere konversacii kaj flue raporti, alproprigi la materialon de la lekcioj ““Esperanto I-II’”.» (Studprogramo… 1977, p. 34) Evidentiĝas, ke en 1970 kaj 1977 la celo akiri pasivan scion de Esperanto estas esprimita preskaŭ senŝanĝe. Male, en 1970 oni devis atingi aktivan scion «sen signifaj gramatikaj eraroj», dum en 1977 a aktiva scio de Esperanto devas esti «tiomgrada» por «bone sin esprimi ĉu parole ĉu skribe, traduki…» Ankaŭ la ĝenerala celo de formado en la Fako aludas «bonnivelajn lingvokapablojn», sed nenie estas klarigo pri la maniero objektive taksi ilin. Kontraste kun la postuloj de Rakuŝa, kaj ankaŭ Szerdahelyi, la Esperanto-Fako de Budapeŝta Universitato forlasis la koncepton de

perfekta scio de Esperanto kiel celon de la instruado kaj kontentiĝas per la iom nebula nocio «bona» scio.

Gradoj de perfekteco.

Estas eble pli facile difini minimuman lingvokapablon ol maksimuman. Se oni povas komprenigi sin Esperante kaj kompreni, kion alia diras aŭ skribas, eĉ sur la plej malalta nivelo, t.e. malbonnivele, oni ja povas praktike uzi la lingvon. Sed ĝis oni povas difini «signifaj eraroj», estas neeble precizigi «bonnivelan lingvokapablon». Rigardante la aferon de praktika vidpunkto, oni povas fari jenan demandon: kiom da eraroj kaj kiajn erarojn rajtas transdoni al siaj estontaj lernantoj, studento, kiu preparas sin por instrui Esperanton?

Tasko por Esperanto-metodikistoj estas difini diversajn nivelojn aŭ gradojn de «perfekteco» en la uzo de la lingvo per specifaj celoj: instruado sur diversaj niveloj, de- kaj altradukado de beletraj kaj sciencaj verkoj, originala verkado, redaktado de publikigaĵoj, movad-organiza laboro, ktp. Krome, estas bezonataj science organizitaj esploroj pri ĉiuj aspektoj de la instruado de Esperanto sur la universitata nivelo. Kiu entreprenos tiun laboron, ne trovos ĝin facila. Post citado de informoj pri la nombro de universitatoj, kie Esperanto estas instruata, Tonkin skribas:

«La statistiko mem ne estas tre signifoplena, ĉar kompreneble la kvalito kaj

nivelo de instruado multe diversas, la nombroj de studentoj estas tre variaj,

kaj la kondiĉoj por funda esplorado ankaŭ signife varias.» (Tonkin, 1977b,

p. 224) Richard E. Wood (1975, p. 66) priskribas proponitan eksperimenton pri la instruado de Esperanto en usonaj universitatoj. La celo estas determini la taŭgecon de Esperanto kiel universitata lernobjekto kaj kiel ebla alternativo de etnaj lingvoj en la lingva edukado de studentoj en humanismaj fakultatoj. Kvankam estas akcentita la graveco de ekzamenado por pedagogiaj celoj, ŝajnas ke tiu eksperimento ankoraŭ ne efektiviĝis, do ne estas haveblaj objektivaj donitaĵoj pri la alproprigo de Esperanto fare de universitataj studentoj.

Malfacileco de Esperanto.

Ĉu eble unu el la kaŭzoj de erara uzo de Esperanto fare de universitataj studentoj estas la naturo mem de la Internacia Lingvo? Eble ĝi ne estas tre facila lingvo, malgraŭ la troiga propagando de kelkaj zelotoj. Tiu ĉi nocio ne estas fremda al metodikistoj.

«Ofte la lernantoj komencas seniluziiĝi, kiam rimarkas, ke ankaŭ en Esperanto oni devas lerni, ke ankaŭ Esperanto postulas laboron kaj tempon. La neĝusta ““propagando”” pri la trofacileco de Esperanto kaŭzas ofte trompiĝojn.» (Szerdahelyi, 1975, p. 308)

«Estante artefarita lingvo, Esperanto estas pli facila ol la naciaj lingvoj, sed ne tiel facila, ke oni povu ĝin paroli sen sistema, konsekvenca lernado.» (Szerdahelyi, 1964, p. 48)

Tamen Rakuŝa provas minimunigi la emfazon pri la malfacilaĵoj.

«Se niaj propagandistoj troigas la facilecon de Esperanto, kontraŭe kelkaj

— pàgina 6 del PDF —

fakuloj troigas la malfacilaĵojn.» (Rakuŝa, 1970, p. 38)

Li pledas por la instruado de Esperanto sen la gramatikaj subtilaĵoj de la perfektigistoj. Sed kie troviĝas la limo inter la ĝusta uzo de Esperanto kaj la troemfazo pri tiuj «gramatikaj subtilaĵoj»? En la libro de Rakuŝa mi trovis tre oftan misuzon de transitivaj kaj netransitivaj verboj (Golden, 1978b, 1979b). Ĉu la transitiveco de verboj estas unu el malfacilaĵoj de Esperanto, kiun oni troigas? Male, miaopinie, lernolibroj kaj vortaroj ne sufiĉe detale pritraktas tiun temon, kaj pro tio eraroj similaj al tiuj, kiujn Rakuŝa mem faris, svarmas en eĉ la plej prestiĝaj publikigaĵoj, por ne mencii ankaŭ la laboraĵojn de la universitatanoj. Kion diri pri studenta verko pritraktanta ĝuste «tranzitivajn» [tiele!] verbojn, kies aŭtoro ne kapablas distingi inter barbarismoj: «rilatiĝas al la verbo», «speguligi alian flankon», «kiuj servas bazan materialon», «ŝprucas la akvon en la vizaĝon»; «ŝprucas la vizaĝon per akvo»? (Barcsay, 1976).

Parolante pri malfacilaĵoj, oni devas substreki, ke estas du specoj: tiuj, kiuj estas ligitaj al interfero pro la malsimila strukturo de la gepatra lingvo de la lernanto, kaj tiuj, kiuj estas universalaj, komunaj al parolantoj de plej diversaj lingvoj. Szerdahelyi (1976, p. 197-233) detale pritraktas tiun ĉi temon.

Tonkin opinias, ke Esperanto estas facile lernebla por profesiaj lingoinstruistoj. «Pro tio, ke Esperanto estas facile lernebla, profesia lingvoinstruisto povas aldoni ĝin al sia repertuaro sufiĉe rapide — La kolegia instruisto de la franca aŭ la hispana povas rapide atingi nivelon de kompetento, ĉe kiu li aŭ ŝi povas mem instrui kursojn en Esperanto de tempo al tempo…» (Tonkin, 1976, p.

4) Sed la aŭtoro ne pritraktas la specifajn normojn de lingvouzo kaj scio, kiujn devas atingi rapide lernanta lingvoinstruisto. Kion signifas tiu nebula frazero «nivelo de kompetento», kiu ebligas la instruadon de Esperanto?

Szerdahelyi emfazas la gravecon de la instruisto.

«8. Kiel influas la instrumetodon la persono de la instruanto? La fremdlingvo-instruado estas tiu studobjekto, kie en la sukceso de la instruado ludas la plej gravan rolon la persono de la instruanto. Por sukcesi, la Esperantoinstruisto devas: …c) stari super la instrumaterio. Li devas scii nepre multe pli ol li prezentas al la lernantoj.» (Szerdahelyi, 1964, p. 48-49). Tonkin kaj Rakuŝa ŝajne postulas du malsamajn normojn por la instruisto de Esperanto: kompetenton kaj perfektecon. Kaj Szerdahelyi postulas iom profundan scion. Denove altrudiĝas la demandoj: ĉu oni toleru diversajn gradojn de perfekteco ĉe lernantoj kaj instruantoj? Kiel difini tiujn gradojn?

Lerniloj.

Kiomgrande dependas la mislernado de Esperanto de la uzataj lernolibro kaj vortaroj? Kalocsay esprimis opinion en recenzo pri libro prezentanta neortodoksan vidpunkton pri la Esperanta gramatiko, dirante ke «… el ia ajn lernolibro oni povas lerni Esperanton, se oni volas.» (Kalocsay, 1974, p. 29). Jes ja, se oni volas, sed por

multaj lernantoj kaj studentoj, malbonaj lerniloj estas ankoraŭ unu stumbligilo, kiu malfaciligas la lingvolernadon, ĉu temas pri etnolingvoj, ĉu pri Esperanto.

La lernolibro uzata en Budapeŝta Universitato estas gramatiko verkita de d-ro Szerdahelyi (1972) en la hungara lingvo. Ĝi, do, ne estas por internacia uzo kaj konjekteble prezentas la gramatikon de Esperanto en maniero speciale taŭga pro parolantoj de la hungara lingvo. Tiu ĉi verko estis kontro!-legita antaŭ publikigo fare de Geza Barczi, eminenta hungara lingvisto kaj esperantisto. Nur fragmento de lia ampleksa kritiko estis publikigita en memoriga volumo enhavanta ĉiujn aliajn verkojn de Barczi temantajn pri Esperanto (Barczi, 1977). Tio estas bedaŭrinda, ĉar nur malofte alte kvalifikita lingvisto recenzas Esperantan lernilon, do lia prijuĝo de la universitata lernolibro de Szerdahelyi estas tre grava.

La plej bona gramatiko de Esperanto nuntempe havebla al hungaraj studentoj de Esperanto vere ne estas lernolibro sed konsultverko, Rendszeres eszperantd nyelvtan (Kalocsay, 1966), kiu estas hungarlingva resumo de Plena Gramatiko. Laŭ la programo de eldonado de la Esperanto-Fako de Budapeŝta Universitato, serio da universitataj lernolibroj pritraktantaj la lingvistikon kaj ankaŭ la literaturon en Esperanto estas planata (Varga-Haszonits, 1978), kaj tiuj verkoj certe helpos forigi la ĝis nun ekzistantajn mankojn de universitatagradaj lerniloj por la instruado de Esperanto.

Tamen, restas unu grava manko, kiu verŝajne malaperos nur en la fora estonteco: bona dudirekta Esperanto kaj hungara vortaro. La sola libro nuntempe havbla estas duvoluma vortaro kompilita de Alfonz Pechan (1964b, c). Tiu malgrandformata verko ne taŭgas por filologia, lingvistika, beletristika kaj scienca celoj. Svarmas en ĝi neadekvataj tradukoj, hungarismoj kaj preseraroj — eĉ post kvar eldonoj! En ĝi ne troviĝas atentigaj rimarkoj ĉe vortoj, kiuj prezentas apartajn malfacilaĵojn por parolantoj de la hungara lingvo, ekzemple «falsaj amikoj», polisemiaj vortoj kaj paronimoj. Alia difekto de tiu vortaro estas la tendenco krei kalkeojn (paŭsaĵojn aŭ prunt-tradukojn) en Esperanto surbaze de la morfema enhavo de hungaraj vortoj. La daŭra uzado de tiaj vortformoj estigas malpi internacian Esperanton, kiu minacas fariĝi hungara dialekto de la Internacia Lingvo! Estas esperinde, ke la Esperanto-Fako entreprenos la taskon kompili ampleksan hungaran-Esperantan vortaron laŭ modernaj lingvistikaj principoj kaj leksikografiaj metodoj. Tiu vortaro povos esti modelo por alilingvaj Esperantaj vortaroj, kiuj tro ofte estas karakterizitaj per la difektoj menciitaj ĉi-supre.

Starigo de normoj kaj tolero de eraroj.

Por starigi normojn por etnolingvo oni povas elekti regionon aŭ tavolon de la parolkomunumo, kies lingvouzo estas rigardita de lingvaj fakuloj kiel altkvalita, kaj insisti, ke lernantoj de la lingvo imitu tiun lingvouzon. Se ne estas eble tiumaniere decidi pri normlingvo, ekzemple pro multeco de dialektoj, oni devas krei ĝin surpapere, kaj la dua kriterio ofte proponita estas la lingvouzo de la plej bonaj verkistoj. Se temas pri planlingvo, la unua procedo ne estas ebla, ĉar ankoraŭ ne ekzistas sufi-

— pàgina 7 del PDF —

ĉe granda nombro de denaskaj parolantoj, kiuj povas roli kiel aparta parolkomunumo kun unueca lingvouzo. La dua kriterio ne estas tro facile aplikebla, ĉar estas necese unue decidi, kiuj estas la plej bonaj verkistoj kaj kial ili meritas tiun karakterizaĵon.

Szerdahelyi (1975, p. 209) proponas, ke oni konstruu la sisteman «gramatikon de eraroj», ĉar «… la komunaj, ofte ripetiĝantaj eraroj ne estas hazardaj…» Li pensas pri eraroj, kiuj rezultas el strukturaj konfliktoj inter la gepatra lingvo de la lernanto kaj Esperanto. Ekzistas, do, eraroj, kiuj karakterizas la lingvouzon de parolantoj de certaj lingvoj aŭ familioj de lingvoj, ekzemple tiuj, en kiuj la difina artikolo mankas, kaj universalaj eraroj, kies kaŭzo estas gramatikaĵoj same malfacilaj por ĉiuj, ekzemple la po-esprimo. Ĉu oni do toleru tiajn misaĵojn, ĉar estas malfacile instrui kaj lerni ilian norman uzon?

Antaŭ ol oni pritraktas nivelojn de lingva kompetenteco aŭ perfekteco kadre de la celoj de la instruado de Esperanto en universitatoj, estas necese profunde ekzameni la demandon pri signifaj eraroj kaj tolereblaj eraroj. Ambaŭ devas esti plejeble minimumaj por universitatanoj, kiuj preparas sin por instrui Esperanton.

Bibliografio. BARCSAY, ZSUZSA 1976. «Verba regado kun prepozicio en Esperanto kaj la ekvivalentaj formoj en la hungara.» Esperantologiaj Kajeroj, Budapest, n-ro l, p. 185-236. BARCZI, GEZA 1977. «Szerdaheryi Istvan: Eszperanto, bevezetes ĉ€s nyelvgyakorlatok.» [prijuĝo]. Esperantologiaj Kajeroj, Budapest, N-ro 3, p. 170-171 kaj 192 (hungara teksto). GOLDEN, BERNARD 1978a. «La difina artikolo en la hungara lingvo kaj en Esperanto — kontribuaĵo al la “gramatiko de eraroj”.» [referaĵo]. Sesa Studenta Interlingvistika Seminario, Varsovio, Pollando [manuskripto]. 1978b. «La transitiveco de verboj en Esperanto.» Dia Regno, Vlaardingen, Nederlando, n-ro 8/9, p. 2096-2097. 1979a. «Kelkaj trajtoj de la “hungara dialekto” de Esperanto.» [referaĵo]. Sepa Studenta Interlingvistika Seminario, Varsovio, Pollando [manuskripto]. 1979b. «Transitivaj kaj netransitivaj verboj en Esperanto.» Voĉo, Borovo, Jugoslavio, n-ro 1/2, p. 27-30. KALOCSAY, KALMAN 1966. Rendszeres Eszperanto Nyelvtan. Budapest. 1974. «Lingvo kaj logiko» [recenzo]. L. Mimo: Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto. Analiza Skolo. Hungara Vivo, Budapest, vol. 14, n-ro S, p. 29 [unua parto]. 1975. Hungara Vivo, Budapest, vol. 15, n-ro 1, p. 18 [dua parto].

10

KOKENY, LAJOS 1973. «Esperanto en la Budapeŝta Scienca Universitato.» Hungara Vivo, Budapest, vol. 13, n-ro 2, p. 28. KOKEY, LAJOS — BLEIER, VILMOS 1933- Enciclopedio de Esperanto. Du volumoj. Budapest. 1934. LAPENNA, IVO — LINS, ULRICH — CARLEVARO, TAZIO 1974. Esperanto en Perspektivo. London, Rotterdam. PECHAN ALFONSO 1964a. Gvidlibro por Supera Ekzameno — 1. Budapest. 1964b. Ezsperanto-Magyar Szdtar (Esperanta-Hungara Vortaro). Tria eldono. Budapest. 1964c. Magyar-Eszperanto Szdtar (Hungara-Esperanta Vortaro). Tria eldono. Budapest. PROGRAMO DE LA FILOLOGIA FAKULTATO (LA) — Fako Esperanto Lingvo kaj Literaturo s.d. (eldonita okaze de la Instruista Internacia Konferenco, Maribor, Jugoslavio, 1970). [mimeografiita – 11 p.] RAKUŜA, RUDOLF 1970. Metodiko de la Esperanto- Instruado. Ljubljana. RADOS, PETER 1972. «Testamento de forpasinta aktivulo.» [recenzo]. R.Rakuŝa: Metodiko de la Esperanto-Instruado. Hungara Vivo, Budapest, vol. 12, n-ro 3, p. 29. STUDPROGRAMO DE LA ESPERANTO-FAKO 1977. «Instrumetodo» en Gvidlibro por Supera Ekzameno redaktita de Alfonso Pechan, Budapest, vol. 1, 2-a parto, p. 45-80 SZERDAHELYI, ISTVAN 1971. «Gvidilo por la Esperanto-instruantoj.» [recenzo]. R. Rakuŝa: Metodiko de la Esperanto-instruado. Heroldo de Esperanto, Bruselo, n-ro 15 [1514], p.4 1972. Esperanto, bevezetes €s nyelvgyakorlat. Budapest. 1976. [reeldono] 1975. Metodologio de lingvostudado kaj parolalproprigo. Budapest. TONKIN, HUMPHREY 1976. Enkonduko al Esperanto-studoj. Esperanto-Dokumentoj, nova serio, n-ro 4, E, Rotterdam. 1977a. Esperanto and International Language Problems: a Research Bibliography. Kvara eldono. Washington, D.C. 1977b. «Esperanto kiel objekto de universitata instruado kaj scienca esploro.» Esperantologiaj Kajeroj, Budapest, n-ro 2, p. 221-235.

l1

— pàgina 8 del PDF —

VARGA-HASZONITS, ZSUZSANNA

1977. «Dekjara historio de la Esperanto-fako.» Esperantologiaj Kajeroj, Budapest, n-ro 2, p. 7-30.

1978. «Labordokumentoj de la budapeŝta Esperanto-fako.» Hungara Vivo, Budapest, vol. 18, n-ro 3, p. 117.

WOOD, RICHARD E.

1972. «Proceedings of the Symposium on the Teaching of Esperanto at United States Universities and College.» La Monda Lingvo-Problemo, n-ro 4, p. 159-174. [citita de TONKIN, 1977a, p. 36]

WOOD RICHARD E.

1975. «Teaching the Interlanguage: Some Esperiments» Lektos, Louisville, Ken–

tucky, Usono, p. 61-81.

12

INTERNACIA LIGO DE ESPERANTISTAJ INSTRUISTOJ l.L:E.J.

14a Internacia Konferenco — Malto 1980.07.24/08.01

: Marlo Dur ni 1 EE Casella Postale 22 89 Sanctuary str. 1-54100 MASSA (Italujo) ZABBAR (Malto)

ALIĜILO 6Bonvolu skribi klare, legeble, laŭeblke tajpe aŭ preslitere) S-ro 1 S-ino / F-ino SAMINGI:NOMO 71,0. usta ua VE CINIKGUNOMO» 7. iu 34): arest ko A kmdo o ks i, Lala: tas iba NCISKIOJATO 11555 4 ss sekis rr e ked IGGUNDO sm ro o eraran ola oaj duno SI KOlO NOS o se sobran

Samtempe aliĝas per aparta aliĝilo:

SOZO[OZINOT sipo rero ea infanoj =, = k a

— pàgina 9 del PDF —

KOTIZOJ

Ĝis 1980.04.30: tranokto kaj manĝoj ĉe studenta kolegio, de la

vespermanĝo 07.24 ĝis la tagmanĝo 08.02, en unulita ĉamb : samaj kondiĉoj en dudeklita “eti = kie apa Ŝe

Post 1980.04.30 la LKK ne certigas loĝadon en la sama kolegio kie disvolviĝas la „poro! de la konferenco, kaj post 4980.05.34 LKK Deno a plu haro e uj

Estante la nombro de la unulitaj ĉambroj limi pampo? bas = j j limigita, oni konsilas aliĝi tuj se oni ne vo- Ne membroj de I.L.E.l. devas aldoni al la supre menciitaj kotizoj la sumon de 5

maltaj pundoj [ne pagenda de infanoj malpli ol 20-j – OTGRINTOJ j pli ol 20-jaraj kaj de familianoj de kon

Mi aliĝas al la konferenco kiel ILElano / familiano / infano / ne-ILElano kaj sendas:

por kotizo kiel ILElano maltaj pundoj …….

por kotizo kiel ne-ILElano maltaj pundoj

per internacia poŝtmandato aŭ bankĉeko al Bank of Valletta ne 01 391 3669, «ILEI-Conference, Malta».

Sendu la aliĝilon al Carmel Mallia, 89 Sanctuary str., Zabbar, Malta. ;

E NINGNGE IO TL uj dmo LEJ Ko“ per ŝipo / per aviadilo

Mi deziras loĝi en dudeklita ĉambro kun S-ro /S-ino/ F-ino …….

Specialaj deziroj (laŭ ebleco)

Bo E-ON Ka 6 ebl -aj Douai 0- 4 INAL 19. .3iai di UK ke kto

Km mop noo Iu PIN Ea p.a, 8- lajlo ŝava (iS, Eli aaa toj i zp (GZ IKUN: MOOS IR AP e NS LU

Doto Vo, Subskribo

Raporto pri la Simpozio de ILEI en Parizo

Mario Dazzini

De la 18a ĝis la 20a de Oktobro 1979a okazis en Parizo ĉe la Amphithĉatre Durkheim de la Universitato Rĉn€ĉ Descartes — La Sorbonne, I.L.E.I.-simpozio pri la temo «Principaj kondiĉoj por ĝenerala internacia eŭropa lingvo».

Partoprenis la simpozion 38 personoj; prelegis 10 kaj oni legis du pliajn referaĵojn de ne ĉeestantoj. Prezidis kaj gvidis la diskutojn Prof-ro Michel Duc Goninaz (kiel anstataŭanto de Prof-ro Istvan Szerdahelyi, kiu pro malsano ne povis ĉeesti) kaj D-ro Andre Albault. Interpretantoj S-ro Roger Bernard Kaj Jean Thierry. Malfermis la simpozion D-ro Prof. Mario Dazzini, ĝenerala sekretario de I.L.E.I., kiu, anstataŭante la malsaniĝintan I.L.E.I.-prezidanton, Rektoro Helmut Sonnabend, alportis la saluton de la I.L.E.I.-estraro.

Tuj poste alparolis la ĉeestantojn Prof-ro Francois Frederic, la Direktoro de la Lingvistika Fako, kiu gastis la Simpozion, asertante ke ne estas dezirinde ke nur 2 aŭ 3 lingvoj, ni diru la angla, la rusa aŭ la ĉina, estu la universalaj lingvoj kaj li rekonis ke la esperantistoj donas la ekzemplon en akordiĝo por havi lingvon per kiu la homoj estu vere egalaj; interalie li rekonis ke Esperanto nuntempe ne estas nur io kion oni instruas sed ankaŭ io pri kio oni estas altirata pripensi science.

En la tre ampleksa prelego «Kiu(j) lingvo(j) por kia Eŭropo?», Prof-ro Duc Goninaz konstatis ke en Eŭropo la lingva problemo pli kaj pli akutiĝas por la interŝtataj instancoj ĉefe okcidentaj (tradukproblemoj de EEK), por la individuaj kaj ne ŝtataj organizaĵoj (neefikeco de fremdlingva instruado por la amasoj, diktatoreco de plurlingva elito en la organizaĵoj. Por solvi la problemon, la diversaj ŝtatoj devos malvastigi la nombron de laborlingvoj ĝis 2-3, eventuale 1 (kiel en KEI, en kiu la rusa estas la nura laborlingvo), kio naskos senfinajn batalojn en la okcidentaj instancoj. La solvo per neŭtrala lingvo, proponata de la esperantistoj, evitus la grandan ĥaoson pro la multlingveco kaj la danĝerojn de hegemonio de unu nura nacia lingvo, supozeble la angla.

Sekve Prof-ro Duc Goninaz legis france la tre interesan referaĵon de Claude Piron pri «Equite efficacite, richesse culturelle et communication linguistique», en kiu la aŭtoro montris la avantaĵojn de la uzado de I.L. Esperanto.

13

— pàgina 10 del PDF —

sporo pri LOI en la baza lernejo «Bratstvo» Jedinstvo en Rijeka

Anja Hurĉak

Antaŭ la komenco de LOI en tiu ĉi lernejo, la gepatroj de la koncernataj gelernantoj estas informitaj pri intencoj kaj instrumaniero de LOI (lingvo orientada instruado).

La instruado komencis en februaro 1979 kaj daŭris ĝis junio, unufoje semajne po 75 min. Entute okazis ĝis la fino de la lernojaro 13 instruhoroj.

Partoprenintaj gelernantoj.

Anonĉigis 17 gelernantoj el la 3a lernojaro (9-jaraj), 4 el ili ĉesis, sed je la propra deziro aliĝis 5 gelernantoj el la 5a klaso (10-jaraj). Do, la plejparto el 18 partoprenintoj estis 9-jaraj infanoj, kiuj regule sekvis la instruadon. Estas plenumitaj 8 lecionoj (lab, 2ab, 3ab, 4ab) per uzado de la programitaj instruaĵoj kaj kun necesaj kontroloj pere de akompananta materialo, ĉio liverita de la FEoLL-instituto en Paderborn.

La plej sukcesintaj lernantoj en prilaborado de la kontrollistoj, ĉiam estis premiataj per poŝtmarkoj, bildkartoj, insignoj kaj diversaj esperantaĵoj (glumarkoj, esperantlingvaj presaĵoj kaj simile).

La prilaboro kaj valorigo de kontrol-listoj kaj la rezultoj en la rekta instruado montris, ke la partoprenintoj tre sukcese alproprigis al si la leksikon kaj lingvostrukturojn.

Laŭ la finjara klasifiko 11 lernantoj havis la noton “eminente”, 4 estis “tre bonaj”, la ceteraj 4 sukcesis “bone” (pro diversaj kaŭzoj ili mankis en kelkaj instruhoroj).

La infanoj deziris havi ankaŭ lernolibron, tial mi mendis por ili ĉe UEA (Roterdamo) la lernolibron de P. Korte: Sub la verda standardo, kiun la gelernantoj volonte proprakoste aĉetis. Kvankan la lernolibro en nia programo ne estas nepre necesa, tamen stimule influis la lernantojn serĉi kaj legi la instruaĵojn en ĝi.

Kiel ni solvis la provizumandon de la necessaj kontrol-listoj kaj aliaj didaktikaj presaĵoj?

La lernejestro de la lernejo en kiu mi instruas ILon, proponis la multobligadon de

16

helpmaterialoj tiel, ke ĉiu lernejo aliranta la LOI je siaj kostoj kontribuu al la tuta materialo.

Proponoj por la daŭrigo de LOI en la sekvanta lernojaro.

1. La grupo el la 3a lernojaro (13 lernantoj) povos regule daŭrigi la lernadon en la lernojaro 1979/80. Poste en la 5a lernojaro oni povos sekvi kiel la LOI influos oficialan lernadon de fremdlingvo kaj eble ankaŭ la aliajn instruobjektojn, ekzemple: gepatran lingvon, geografion, matematikon.

Mia propono estas, ke tiu ĉi grupo en la 4a lernojaro ne lernu (antaŭprepare) la oficialan fremdlingvon, ĉar tiel oni povus paralele observi la kapablon de gelernantoj, lernintaj Esperanton kaj tiuj antaŭprepare lernintaj la oficialan fremdlingvon. Tiumaniere oni povus simple kaj evidente pruvi, ke frua lernado de Esperanto almenaŭ samgrade — tre verŝajne eĉ pli — pozitive influas la fremdlingvo-instruadon (konjekto de la paderborna eksperimento), krom la aparta avantaĝo, ke la lernantoj de Esperanto aldone ekposedas la lingvoscion de Esperanto por praktika uzado, kion cetere atestas la praktiko en la eksperimenta bazlernejo «Oltresavjo» en Ĉezeno (Italujo), kie jam dum pli ol 10 jaroj ekzistas deviga frua ILo-instruado en la 3a-4a lernojaro.

2. En la sekvanta lernojaro 1979/80 la lerneja instruistaro elektu inter si personon kiu estu kunordiganto de tiu ĉi nia kunlaboro. Plej trafe tiun funkcion transprenu klasestr(in)o de la 3a klaso, kies lernantoj partopenos la LOI en la lernojaro 1979/80.

3. Ĉar montriĝis intereso por Esperanto ĉe lernantoj en superaj klasoj (5a-7a), oni povos formi la grupon de Esperanto-lernantoj en la kadro de liberaj aktivecoj.

4. Ĉar kelkaj aliaj bazaj kaj mez-lernejoj interesiĝas pri enkonduko de Esperanto en siajn progamojn, estus necesaj lernejaj Esperanto-instruistoj. Por tiuj oni povas okazigi intensan kurson (entute 20-30 horoj). La paderborna praktiko pruvas, ke eblas dum tiu tempo akiri la necesan gradon pri Esperanto-lingvoscio por poste instrui Esperanton al lernantoj.

5. Aldonaj formoj de nia kunlaboro pere de Esperanto.

— Estas senditaj infandesegnaĵoj por la ekspozicio en Finnlando, organizata far de la tiulanda Ministerio por klerigado kaj instruado.

— La membroj de la Esperanto-societo okazigis prelegon pri nazismaj koncentrejoj, kiel nian kontribuon al la soci-politika eduko de gelernantoj. La grupo de junaj ĵurnalistoj en la lernejo intervjuis la membron de la Esperanto-societo, M. Jakupoviĉ, esperantisto jam dum 50 jaroj kaj estinta kaptito en la koncentrejo Jasenovac.

— Por la ekpozicio de bazlernejaj diverslandaj lernolibroj, kiun okazigis la urba registaro en Massa (Italujo) sub patroneco de UNICEF, ni partoprenis per lernolibroj (1a-8a klaso) donacitaj tiucele de la lernejo.

Esplereble nia venontjara kunlaboro estos ankoraŭ pli ampleksa kaj sukcesa.

17

— pàgina 11 del PDF —

«Ni parolu pri faktoj!»

Yves Guĉguĉniat

Ni publikigas la artikolon de prof. Guegueniat pro ĝia aktualeco. Pluraj personoj nuntempe okupiĝas pri la temo. Bonvolu skribi vian opinion.

La redakcio

En certaj Esperanto-gazetoj aperis kritikaj artikoloj koncerne la diversain proponojn pri modernigo de ortografio de Esperanto. Por povi pritrakti tiun gravan aferon serioze, estas necese paroli pri faktoj.

l. Estas fakto ke, el teknologia vidpunkto, la ses specialaj literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, $ kaj ŭ estas maloportunaj, ĉar ili ofte malhelpis kaj malhelpas ĝustamaniere tajpi Esperanto-tekstojn. Nur la skribmaŝinoj por la lingvoj franca, hispana, itala, nederlanda, portugala, rumana kaj turka ĝenerale posedas la cirkumfleksan supersignon. Male, tri kvaronoj da ĉiuj latin-literaj skribmaŝinoj nuntempe vendataj kaj uzataj (nome tiuj por la lingvoi angla/usona, ĉeĥa, dana, estona, finnlanda, germana, hungara, islanda, latina, norvega, serbo-kroata, slovaka kaj sveda) ne posedas cirkumflekson kaj ankaŭ ne la supersignon por la litero ŭ.

Oni do rajtas demandi: Ĉu, en la nuna epoko, artefarita lingvo ne ĝustamaniere tajpebla per 7590 el la milionoj da ekzistantaj latinliteraj skribmaŝinoj povas ambicii ludi la rolon de “universala lingvo internacia”? Evidente la respondo ne povas esti jesa.

2. Estas fakto, ke la planoj de la klavaroj de la skribmaŝinoj iĝis starigitaj — konforme al la bezonoj en la diversaj lingvoregionoj — per oficialaj kaj tutmonde validaj normoj teknikaj de I.S.O (International Standardizing Organization, Genĉve). Pro industriaj kaj komercaj imperativoj, oni ne povas senpere aldoni al la multaj diversaj kategorioj da nunaj skribmaŝinoj kvar pliajn signojn (necesajn por la specialaj literoj minusklaj kaj majusklaj), aŭ substitui tiujn kvar signojn al iuj signoj (aŭ literoj) nun troviĝantaj sur la klavaroj kaj ja nepre bezonataj de la diverslanda uzantaro. Estus do necese, krei seriojn da specialaj novaj maŝinoj por ĉiuj

18

landoj kaj, tiucele, fari multe kostajn investadojn ne renteblajn, ĉar la kvar pliaj signoj estus bezonataj de relative nur tre malmuLtaj uzantoj. Kiam oni konas tiujn faktojn, oni komprenas, ke tiu problemo tute ne estas “facile solvebla”, kiel iuj opinias.

3. Estas fakto, ke la situacio estas same malfavora ankaŭ en la industrio de la presado. Oni ne povas facile presigi Esperanto-tekstojn en juj ajn latinliteraj presejoj kaj, tial, oni ankaŭ ne povas facile aperigi Esperanto-artikolojn en iuj ajn nacialingvaj ĵurnaloj, gazetoj, fakaj revuoj kaj aliaj. Sekve, la publiko ĝenerale scias nenion pri Esperanto aŭ supozas ke ĝi malaperis.

4. Estas fakto, ke en la nun rapidege evoluanta informatiko kaj telematiko la supersignoj ne estas tajpeblaj (aŭ nur malĝuste, ekzemple: le“go, “sipo). Reprezentantoj de la koncerna industrio diras: «Kial vi ne adoptas la sen-supersignan anglan alfabeton? Vi devus reformi la ortografion de via lingvo, anstataŭ postuli ke ni modifu, pro la maloportunaj specialaj Esperanto-literoj, la jam sufiĉe kompikajn kaj multe kostajn komputoroin!»

5. Estas fakto, ke d-ro Zamenhof plurfoje esprimis sian bedaŭron pro la ekzisto de la ses specialaj literoj. Tial, jam en 1887, li proponis la jenan helpan regulon: «Se en presejoj mankas la literoj ĉ, ĝ, A, ĵ, $, kaj ŭ, oni povas anstataŭe uzi ch, gh, jh, sh, kaj u .» (Vidu ankaŭ en P.I.V. pĝ 189, 370, 913.) Sufiĉas detale elprovadi tiun regulon por konstati, ke ĝi ne estas ĝenerale aplikebla, ĉar multaj rezultantaj vortoj havas misan formon; ekzemploj: anghelo, arhhitekto, chemento, dedichi, felicha, hhameleono, hhemio, shohhto, shtrumpo (kaj similaj). Tamen en certaj okazoj, la digramoj ch kaj sh povas esti tre utilaj; por ekzemploj: ĉevalo/chevalo (F: cheval); fiŝo/fisho (A: fish) kaj aliaj. — Necesas diri, ke la uzo de tiaj digramoj (ch, sh) estas kontraŭa al la principo pri fonetikeco de la lingvo internacia. Sed necesas ankaŭ diri, ke Esperanto ja ne estas plene fonetika: Unue, certaj literoj, nome c (prononco: ts!), ĉ (pr.: tŝ!), kaj ĝ (pr.: dĵ!) ne estas fonetikaj; komparu kun dz en “edzo”, ks en “ekstra”, kz en “ekzakta” kaj k$ en “kŝatrio”. Due, nombro da Esperanto-vortoj kaj nomoj enhavas duoblajn konsonantojn, por ekzemploj: Anna, Anneta, anno, brutte, Finno, getto, Grakkoj, Isso, Junnan, Krasso, Lasso, Messo, nette, Osso, Pirro, pullo, Rabbi, regatto, robbo, sennora, Sommo, Tasso, tinno, Tullo, vatto, vendetto, villo (vidu en P.I.V.); tio ankaŭ estas kontraŭa al la principo pri plena fonetikeco.

6. Estas fakto, ke nombro da inventemaj Esperantistoj proponis similajn helpajn regulojn, tamen ne pli taŭgajn ol la Zamenhofa, ĉar ili ĉjuj celas konservi la prononcon de la vortoj, neglektante la morfologion (t.e. la formo de la vortoj). Por ekzemplo, la diversaj skribformoj proponataj por la vorto “kondiĉo” (nome: kondiko, kondikko, konditco, konditsho, kondidzo, kondigo, kondixo k.a.) estas ĉiuj maltaŭgaj; male, perfekte taŭga estas la vortformo “kondicio” – laŭ propono de d-ro Zamenhof; vidu en $ 7! — simila al “kondicionalo” kaj al A,F: condition; G: kondition; Hi: condicion; I: condizione; Rum: conditie; same kiel: adicio, ambicio, proporcio, tradicio kaj aliaj.

19

— pàgina 12 del PDF —

7. Estas fakto ke, en 1894, d-ro Zamenhof publikigis proponon pri vasta gramatika reformo de la Esperanto-lingvo, kies alfabeto ne plu enhavas supersignojn. En la multaj modifitaj vortoj, ties etimologio (sed, male, ne ties prononco!) estis laŭeble respektata; jen ekzemploj: anĝelo/angelo, arĝento, ĉerizo/cerizo, ĉielo/cielo, feliĉa/felica, forĝi/forgi, kondiĉo/kondicio, larĝa/larga, ŝtono/stono, superstiĉo/supersticio kaj multaj aliaj. Ĉar la tiama reformopropono — tro radikala pro la multaj gramatikaj ŝangoj! — estis malakceptita de 157 personoj kontraŭ 97, la certagrade taŭga reformo de la ortografio ne realiĝis. Tamen, la principo estis ĝusta kaj estas laŭeble aplikinda. (Vidu $ 9.)

8. Estas fakto, ke en la Esperanto-alfabeto mankas la literoj QO, g (pron.: k), W, w (pr.: u; en certaj nomoj: v), X, x (pr.: ks; anstataŭ “ks” kaj “kz’) kaj Y, y (pr.: i; en certaj nomoj: j), kiuj ekzistas pli/malpli en preskaŭ ĉiuj latinliteraj lingvoj. Tiuj literoj estas necesaj:

a) kiel simboloj kaj por terminoj (pro la etimologio) en la diversaj sciencoj hodiaŭ rapide ampleksiĝantaj, por ekzemploj: acetilo/acetylo, aldehido/aldehydo, disleksio/dyslexio, paroksismo/paroxysmo, sinakso/sinaxo k.m.a. (komparu ankaŭ kun la afiksoj/afiksoidoj il, id, dis, ism, sin!)

b) por povi ĝuste skribi certajn latinliterajn nomojn ne “esperantigeblajn’, por ekzemploj: Queanbayan, Queaux, Queenstown, Quesnay, Warwick, Yahya, Ysaye (k.m.a.).

9. En 1978 aperis detala leksikologia studo kun serioze ellaboritaj proponoj kiamaniere modernigi “optimale” (t.e. plejeble taŭge kaj komplete) la Esperantoortografion, surbaze de la angla alfabeto, kiu ja ne enhavas supersignojn, kaj kiu ekzistas sen-escepte sur la klavaroj de ĉiuj latinliteraj skribmaŝinoj, teletajpiloj. »»- ŝinoj por kompostado kaj presado, komputoroj/ordinatoroj. kaj elektronikaj tradukiloj. Temas pri la 124-paĝa broŝuro ““Optimala Ortografio de la internacia lingvo Esperanto”” (de A. Lienhardt), certagrade laŭ la indikoj ĉi supraj en $ 5, laŭ la Zamenhofa principo menciita en $ 7, kaj laŭ la postuloj en $ 8. La rezultatoj de tiu studo alportas la eblecon forigi pezan obstaklon sur la vojo de Esperanto al ĝia fina venko.

Ĉar nenio alia estas ŝanĝita en la gramatika strukturo de la lingvo, iuj tekstoj laŭ la nova ortografio estas kompreneblaj same facile kiel tiuj en la laŭ-fundamenta. Sekve, iu risko pri skismo (kiel tiu pro Ido) fakte ne estas timenda.

10. Estas tre probable, ke la plej influaj ŝtatoj en la latinlitera lingvohemisfero ri-

fuzos agnoski la Esperanto-lingvon tiom longe, kiom ties ne-perfekta ortografio ne

estos perfektigita. Tial, anticipaj klopodoj ĉe parlamentanoj estas ne nur vanaj sed eĉ danĝeraj, ĉar ili povus grave kompromiti la finan sukceson deziratan de ni ĉiuj.

20

Al sekciestroj kaj membroj de ILEI

Olle Olsson

De persono, kiu volas esti nekonata, la kasisto de ILEI ricevis monsumon por stipendio(j) al partoprenant(in)o de infankongreso aŭ simila aranĝo, kie infanoj de diversaj landoj renkontiĝas kaj per Esperanto amikiĝas.

La donacinta persono atentigas pri tio, ke la mono estas akirita per diligenta kaj malfacila laboro kaj simpla vivo.

La lernant(in)o devas esti diligenta kaj en aĝo de lernantoj en la deviga lernejo. La kasisto de ILEI atendas esperantlingvan raporton de la stipendiul(in)o post la partopreno de la infanrenkontiĝo kun respondo je ekzemple jenaj demandoj: Kio okazis dum la kongreseto? Ĉu vi trovis amik(in)on? El kiu lando li (ŝi) estis? Kio plaĉis al vi plej multe? k.t.p.

La membro-instruist(in)o, kiu deziras peti stipendion por infano en sia kurso devas respondi jenajn demandojn:

1. En kiu infanrenkontiĝo vi intencas partopreni? (kiam? kie? aranĝanto? adreso?)

2. Kio estas la nomo kaj adreso de la infano (li aŭ ŝi)?

Kiom da jaroj havas la infano?

4. Ĉu la infano bone povas konversacii en Esperanto kun samaĝuloj pri temoj ri-

latantaj al la infana aĝo?

Ĉu la infano estas diligenta kaj ne-riĉa?

Kiom kostas la restado de la renkontiĝo?

7. Kiom hostas la vojaĝo (tien kaj reen) al la renkontiĝo? (Prefere en svedaj kronoj aŭ germanaj markoj.)

8. Ĉu vi promesas sendi esperantlingvan raporton pri la renkontiĝo al la kasisto de ILEI en unu monato post la fino?

La peton pri stipendio bonvolu sendi minimune tri monatojn antaŭ la komenciĝo de

la renkontiĝo al la kasisto de ILEI, s-ro Olle Olsson, Bantorget 3, S-222 29 Lund,

Svedujo.

Espereble simila stipendio estos disdonita venontjare.

Li

[e NAS]

21

— pàgina 13 del PDF —

Malagasio aŭ Madagaskaro

Eugene Raveloson

Multaj el ni eble demandas: kial Malagasio kaj ne Madagaskaro aŭ Malgaŝujo por nomi la izolitan insulegon banita de la Hinda Oceano, oriente de Afriko de kiu ĝi estas apartigita de la Mozambika kanalo?

La ekuzo de la vorto ne estas nova, ĉar la 28an de januaro 1965 — antaŭ 12 jaroj — s-ro Eugene Raveloson proponis al la komisiono pri geografiaj nomoj de la Akademio de Esperanto sian pristudon rilate al tiu nomo. Jen kiel li tiam prezentis ĝin:

Madagaskaro

Madagaskaro

angla vorto esperantigita. La plej ĝusta estas (devas esti) ““Madagasikaro””, ĉar en la nacia lingvo oni diras ““Madagasikara”” (la nomo de la insulo).

Madagaskar-ano

estas ĉiuj, kiuj loĝadas la insulon, ĉu ili estas francoj, aŭ angloj aŭ italoj, germanoj ktp.

Malagasio

Malagas-io/-ujo

vera signifo de la nomo de la insulo. La enloĝanto naskiĝinta estas ““Malagaso””, ĉar en la nacia lingvo oni diras ““Malagasi”” (la akcento estas sur la antaŭlasta silabo, t.e. ““ga”).

Malagas-o/-a/-io Malagaŝo estas nur franca vorto esperantigia, do ĝi ne estas konsilenda.

Noto: em Malagas-o/-a/-io, la litero ““s’” ne portas supersignon.

Do mi proponas al vi laŭ la difino uzi: Malagaso / Malagasa / Malagasio anstataŭ

aliaj vortoj (kp. PIVn.).

2

Alvoko

Zsuzsa Barcsaj

Reprezentanto de Hungara Esperanto-Asocio estis invitita al landa konferenco de Unesko-asociiĝintaj lernejoj, tiel la estro de la lerneja sekcio de Instrua Komisiono de HEA partoprenis ĝin la 27-29an de septembro 1979. (Detalan raporton vd. en la n-ro 10/79 de Budapeŝta Informilo.)

Rezulte de nia propono pri kunlaboro en la konferenco estis protokolita jena interkonsento:

HEA helpas peri eksterlandajn adresojn al hungaraj Unesko-lernejoj por kontataktigi ilin kun celo de korespondado kaj precipe de reciproka aranĝo de lingvoekzercaj tendaroj.

La korespondado kaj la lingvotendaroj koncernas provizore ne la ILo-n, sed iun el la kutime lernataj naciaj lingvoj (angla, franca, germana, rusa ktp.). Tio devas esti la unua paŝo.

Kaj se en la kontaktigo nia helpo pruviĝas utila, ne-mankavebla, ni havos pli da bazo enpenetrigi la ILon en la Unesko-lernejojn.

Nia alvoko al vi havas duoblan celon:

A) almenaŭ en kelkaj landoj samtempe proponi kunlaboron kun la nacia Uneskokomitato sur lerneja tereno, resp. revigligi tion, B) kun via helpo efektivigi la servon por liveri adresojn. Do: A) 1. Bv. informiĝi pri la celo, laboro, regularo de vialandaj Unesko-lernejoj (ni faris tion ĉe la Mezlerneja Sekcio de Ministerio pri Instruado). 2. Bv. kontakti kun via nacia Unesko-komitato kaj informi ĝin, ke niaj kaj iliaj edukceloj estas la samaj, do proponu kunlaboron, ofertu helpon al ili; petu, ke reprezentanto de via Esperanto-Asocio partoprenu iliajn kunsidojn kaj inverse. 3. Bv. informi nin pri la rilato de via Esperanto-Asocio kun via nacia Uneskokomitato. B. 1. Bv. sendi al ni la adresaron de vialandaj Unesko-lernejoj; se en iu el ili okazas Esperanto-instruado, bv. tion aparte noti.

23

— pàgina 14 del PDF —

2. Bv. sendi al ni la adresojn de tiuj lernejoj (kun 14-18-jaraj gelernantoj), kie Esperanto estas instruata. Kaj fine, bv. kiel eble plej baldaŭ reagi al niaj petoj, eĉ se vi momente nur 1-2 lernejojn povas mencii.

La Unesko-lernejoj ĉe ni tutcerte baldaŭ postulos de ni plenumi la promesitam helpon, sed momente ni havas entute unu adreson (kolegino el Pollando iniciatis similan kontakton).

Kompreneble ankaŭ ni volonte estas je via dispono kun similaj indikoj.

Ni esperas kaj kalkulas je via kunlaboro, kaj atendas vian konkretan kontribuon.

Unua Tut-Amerika Esperanto-kongreso

Enrique Kohei

Al la esperantistaro de la tuta mondo, ni informas ke de la 12a ĝis la 15a de Julio, 1980a, okazos en la urbo San Luis, Argentino, la Unua Tut-Amerika Esperanto- Kongreso.

“Amerikanoj kaj neamerikanoj estas kore invitataj por partopreni en ĉi tiu festo, kiu okazos en urbo San Luis malavare dotita de la Naturo kaj kie ĝiaj loĝantoj kaj konstruaĵoj estas esprimoj de enlandaj argentinaj karakterizoj.

La organizantoj entreprenis la starigon de aktuala impona ekspozicio por elmontri la eĥon de ĉi tiu evento en la tuta mondo, kaj konsekvence la ampleksan disvastigadon de Esperanto.

Tial oni petas al la geesperantistoj de la tuta mondo, ke ili de nun sendu salutojn por la kongreso, preferinde per poŝtkartoj. Libroj, revuoj, bultenoj, en Esperanto, estos bonvenaj, precipe se ĉi-lastaj enhavas anoncojn pri ĉi tiu kongreso.

Bonvolu adresi vian korespondadon al: 1-a Tut-Amerika Esperanto-Kongreso — Casilla Correo Central 289 — 2000 Rosario — Argentino.

24

Aŭstralujo Aŭstrujo Belgujo Brazilo Britujo Bulgarujo Danujo Finnujo Francujo

F R Germanujo Grekujo Hispanujo Hungarujo Islando Israelo Italujo Japanujo Jugoslavujo Luksemburgo Kolombujo Koreujo Malagasujo Nederlando Nordameriko Norvegujo Nov-Zelando Polujo Rumanujo Sanmarino Sovetujo

Sud-Afriko Svedujo Svisujo Venezuelo

Ĉeĥoslovakujo Ĉinujo Germana D R Irano

Jemena PDR Kubo Singapuro Zairujo

SEKCIESTROJ DE LA LIGO

Jean Lehane, 2A Harms st., Toowomba, Queensland 4350

Ernst Rixner, Kleingasse 6, 18/8/13, A-1030 Vieno

E. Van Damme, Albert-I-straat 44, B-1750 Schepdaal

Elvira Fontes, C. P. 5888 Sao Paulo

Hilary Chapman, 7 Fairacre road, Barwell, Leicester LE9 8HH

Vasil Bozarov, ul. Ljubotran 98, blok 4, Vhod A, Sofia

Lis Thune, Brembarvinget 15, DK-2650 Hvidovre

Pentti Jarvinen, Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82

Frĉdĉric Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont Hermann Behrmann, Grunigerstr. 5, D-4790 Paderbom

K. Koliopoulos, Plateia Pagratiou 5, strato Pyrou 28, Ateno (506) Francisko Zaragoza Ruiz, Coll. Nacional, Callosa de Segura, Alicante Zsuzsa Barcsay, Bem Kp. 25/b, H-1011 Budapest

Baldur Ragnarsson, Sogavegur 170, Reykjavik

Reuven Alberg, str. Kraus 12, Tel-Aviv, Ramat Aviv

Catina Dazzini, C. P. 22, I-54100 Massa, pĉk. 22-2883

Fusakugu Kido, Gamon Higashi 6-51, Kosigaja Saitama 343 Miodgrad Stojanoviĉ, Duruntorska ul. 2:IV-32, YU-11000 Beograd Robert Hoeneger, 4 rue des Charbons, Esch sur Alzette

Manuel Angel M., Apartado Aĉreo 50179, Medellin

Eugene Raveloson, B P 127, Antananarivo

Oene Hoekstra, Frederikslaan 47, NL-1871 SB Schoorl

John L. Lewine, West Stockbridge, MA 01266

M. Landmark, Univ. iOslo, Psykologisk Inst., PB 1094, Blindern, Oslo 3 Gvenda Sutton, 1 Wood street, Upper Hutt

Stefania Pakalska, Marszalkowska 53, m. 50, PL-00-676 Warszawa Marina Michelotti, via 25 marzo 73, I-43031 Repubblica di San Marino Johannes Palu, Solme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV

Nikolaj Starodubĉev, Poŝtrestante, SU-340047 Doneck

Adele Fouchĉ, 6 Astoria Court, Summerstrand, Port Elisabeth 6001 Olle Olsson, Bantorget 3, S-22229 Lund

Jean Jacques Lavanchy, Tramĉnaz 21, CH-1814 La Tour de Peilz Esteban E. Mosonyi, Apartado 61500, Chacao, Caracas.

IZOLITAJ MEMBROJ

Karel Kraft, Zupanovice 49, CS-26214 Hrimezdice Okr. Pribram Lu Chien-bo, Szechuan Universitato, Chengdu, Szechuan

Til Dahlenburg, str. d. DSF 13, DDR-2722 Briel

M. Saghafian, Siras ave., Emdadi st. 22, Vanak, Teheran 19 Jozefo Megyeri, Al-Gomhouriyeh Hospital, Khormaksar, Aden Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila

Hongi Liao, apt. bIk. 14, 2809 H, Eunos Crescent, Singapuro 14 Antoine-Samuel Ngangu, B P 13, Lukala, Nkandu

— pàgina 15 del PDF —

ESTRARO DE ILEI

prezidanto rektoro Helmut Sonnabend, In den Horstwiesen 42, D-3150 Peine, F. R. Germanujo vicprezidanto direktoro Johano Ingusz, Liget ut. 40, H-1102 Budapest X, Hungarujo sekretario d-ro prof. Mario Dazzini, C. P. 22, I-54100 Massa, Italujo vicsekretario prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante, Hispanujo kasisto Olle Olsson, Bantorget 3, S-22229 Lund, Svedujo

KUNLABORANTAJ ORGANIZOJ

FIMEM Fĉderation Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne SAT Sennacieca Asocio Tutmonda

UEA Universala Esperanto-Asocio

Unesko Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj-Nacioj

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO — IPR organo de

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj — ILEI en rilatoj de reciproka informado kun Unesko, kategorio C

aperas trifoje jare

redaktas — Helmut Sonnabend, In den Horstwiesen 42, D-3150 Peine, FRG poŝtĝirkonto — Stockholm 682-117-7 ILEI, Bantorget 3, S-22229 Lund, Svedujo jarabono — 20 svedaj kronoj

la abonprezon oni pagu al la landaj sekcioj de ILEI

nemembroj de ILEI pagu al la supre indikita poŝtĝirkonto

IPR 1980/2

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

IPR

Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

ILEI

10-a jarkolekto N-ro 2, 1980

Edistudio, Pizo, Italujo

— pàgina 2 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO n-ro 2 — 1980

ENHAVO

Paŭlo lacci — Johano Tadolini — La sociigo de la dulingva infano kaj la rilatoj inter la interagado en la familia dinamiko kaj la ekstera

spei-kulturasmedio ; ;: s sse sigas 8oo mmleo Pleea mmen koe mim Irja Klemola — Gepatra lingvo, fremdaj lingvoj kaj matematiko en la studplano de deviga lernejo………….-.——««— Helmut Sonnabend — Esperanto: lerneja eksperimento ………-.- Lucia Wald — Rimarkoj pri la rilato inter la historio de la lingvo kaj de la socio simie = 97, e er anajn ie kod 9 BURO mo eko oj meteno o io ki EE loana Priotesa — Nuntempa vidpunkto koncerne la artefaritajn ling- VOJN. cssim nseio ve sim eiltio lao 4 3 Gi o E E kl Sm alle le a koni eemim e e Constantin Dominte — Rimarkoj pri la lingvaj baroj en la poezia IWAŬUKO’. se. sir Sine a io le e Daa mno PIU IAE a e iku kkoe Julius Babin— Loglan…………..-.—-sss«sssssss.s… David Gold — Studo pri ebla influo de Jida kaj Hebrea lingvoj je Esperanto s.s» sueu»eeks: nauasse ss aĝe oe kes nens ce ene

Hermann Behrmann — La kohera strukturo de la Esperanto-gramatiko kaj minimala vortrezoro por la lingvo-orientiga instruado ….. Istvan Szerdahelyi — La historio kaj nuna stato de interlingvistika kaj esperantologia universitata instruado kaj scienca esploro en Hungario ….ŝ…o.o. seins 44 q uuu. ig mau» memeo Arpad Ritkai — Fruaj socialismaj konceptoj pri la lingva futuro de la ĤOMALO uuu i 3 MONIS » sB OIO. e e vimimietaĵo 2 eveiminj mik 5 Jaromir Jermdr — Etnaj problemoj kaj interlingvistiko……….. Kiel lecione instrui la ĉarman poemon “Panjo Anaso”? ………. D-ro Mario Dazzini — Preparkonferenco al nova serio de kunordigaj konferencojen Maribor ……………..-.-.-.—–..- Sciigoj, raportoj ………….—-:-s«sss-sssssssesss..s.- Korespondi deziras ………..-..—-«-.«s.-«ssssssssss..». Leteroj sssss:ss unGue e.» 9 = e omon p aemero e e enua ka» us

presita en la eŭropa komunumaro ĉe «vallerini offset», pisa, italujo eldonata kaj dissendata de: «edistudio», c.p. 213, i-56100 pisa, italujo

25

30 32

35

35

36 36

37

38

38

40 41 42

43 44 47 48

La sociigo de la dulingva infano kaj la rilatoj inter la interagado en la familia dinamiko kaj la ekstera soci-kultura medio.

Paŭlo lacci — Johano Tadolini

Per ĉi tiu eseo ni celas prezenti materialon taŭgan por kelkaj pripensoj pri la psiko-rilataj problemoj ĉe la dulingva infano.

Ĝian temon konsistigas la rezultoj de serio da intervjuoj efektivigitaj ĉe dulingvaj familioj loĝantaj en Aŭstrio, kaj ĉe italaj familioj unulingvaj tien translokiĝintaj.

Oni klopodis esplori la manierojn per kiuj la dulingva infano sociiĝas kaj la rilatojn inter la interagado en la familia dinamiko kaj la ekstera soci-kultura medio.

Hipoteza deirpunkto sugestas eblan konfliktemon dum la sociigaj fazoj de la infano en rilato kun la dinamiko de la familia interagado, laŭ la diversnacieco de la patro aŭ de la patrino; laŭ la valoroj kiujn la du geedzoj persone reprezentas en rilato kun la dinamiko de tiuj valoroj socie akceptitaj, k.t.p. Konsideroj pri ĉi tiuj temoj ekakiras apartan gravecon hodiaŭ, en la momento kiam la forfaligo de la sociekonomiaj baroj, kaj espereble ankaŭ de tiuj lingvaj, ŝajnas fariĝi iom-post-ioma, laŭgrada realaĵo.

La aparta situacio de unu el la membroj aŭ de la tuta familio kiu ““sin-eksterlasas”” sammomente kun la malapero de la komunikebleco de unu el la du lingvoj, povas ekstartigi ““reven-meĥanismon”” (feed back), estigante en la dinamiko de la familiaj ekvilibroj, situacion de nesanigebla konfliktemeco.

Kompreneble ni ne priskribos ĉiujn kazojn esploritajn sed ni limigos nian priserĉon je du el ili, kiuj ŝajnis bone resumi la ĉefajn elementojn eltiritajn el ĉiuj aliaj kaj kies trajtoj konsistigas ĝeneraligitan tipan ekzemplon. Ĉe la unua la tuta familia medio estas dulingva: la gepatroj estas diverslandanoj, ne konas la reciprokajn lingvojn, do iliaj lingvaj kodoj diferencas. La dua kazo rilatas ““translokiĝ-familion’” (elmigradon de unulingva familia grupo kun ankoraŭ etaj filoj).

Ĉe pluraj esploroj jam aperintaj pri tiu ĉi kampo, la plej komuna eraro farita montriĝas la analizado de la problemo pri la lingvo-lernado konsiderante la koncernan medion kiel ““homogena tutaĵo””, nome apartigante la dulingvan familion de la diversaj sociaj, kulturaj, ekonomiaj faktoroj: ne konsiderante ĉi tiujn variantojn eke de la momento dum kiu la infaneto elportas, suferas la ““politikajn”” elektojn de siaj gepatroj pri la familia uzado de la du lingvoj; alivorte eke de la unuaj fazoj de la intelekta akirado.

Necesas konsideri ke plurfoje la ĉirkaŭanta medio premas sur la familion por ke ĝi elektu la lingvon. En la okazo de familio kun gepatroj je malsama lingva kodo, la

25

— pàgina 3 del PDF —

efektiva alpreno flanke de la infano de la du lingvoj de la familio dependas ankaŭ de la kondiĉoj de la generinta ““fremdmulo””, kiuj povas varii de plena integriĝo kaj akcepto flanke de la gastiganta medio ĝis formoj de eksterlasado kaj antaŭjuĝo, kiuj provizorigas kaj kontraŭecigas la rilatojn kun la familia kaj ekster-familia medioj.

La unua familia strukturo ekzamenita en Aŭstrio ampleksis italan enmigrinton, la patron, kaj aŭstrian loĝantinon,la patrinon. Pliaj esploroj faritaj ĉe dekoj da samaj familiaj grupoj konfirmis la ĉefajn donitaĵojn eltiritajn.

Unu el la plej elstaraj motivoj de streĉo ĉe tiuj farnilioj montriĝis la grado de komunik-ebleco. La lernado de la germana por la enmigrintoj, precipe manlaboristoj, ĉiam estigis grandajn malfacilaĵojn kaj ofte ĝi limiĝas per la nura utiligado de tiuj vortoj necesaj al la plenumata laboro. Do oni rimarkis ke ĝenerale dum la unuaj geedziĝaj periodoj, la patro utiligas lingvon (germanan) tre malriĉan je vortoj, ofte fortorditaj, malfaciligante la eblecojn de reciproka interkompreno.

Ĝuste dum ĉi tiuj periodoj okazas ke sintenoj aŭ vortoj, malbone interpretitaj, povas ekflamigi neatenditajn kaj agresemajn reagojn. Tiele pluraj bonanimaj ekkrioj povas fariĝi insultoj: la ĵargonon, ne nur idioman, propran de ĉiu ajn medio oni lernas komplete en ĝia spirito per multe pli da penado ol tiu postulata de la kutime parolata lingvo.

Certe iom-post-ioma integriĝo kuntrenas plej akcentitajn motivojn kaj faciligojn en la lernado de la lingvo, sed fakte la enmigrinta stato kun ĝia koncerna marĝenutnigo, la fortaj antaŭjuĝoj kaj la malfacila kunvivado de la du kulturoj, de la du diferencaj ““Weltanschauung’” (= mondrigardoj) ne ĉesas.

De la plenumata analizo oni rimarkis la eblecon interrilatigi kelkajn tipajn dinamikojn kaj kelkajn tipajn interpretadojn de diferencigitaj valoroj en la du koncernaj kulturoj. Ĉe la itala mentaleco la roloj viro-virino kaj patro-patrino tre malsamas rilate al tiuj ĉe la aŭstria pensmaniero. En Aŭstrio ĝenerale, la patro fakte konfidas al sia edzino la plenumon de ĉiu familia decido kaj la evoluon de la rilatoj kun la lernejo, la institucioj kaj la socia grupo. Ĉi tiun fakton la itala patro travivas kiel vaniga reduktigo de sia propra rolo kun facile imageblaj implikaĵoj en la grado de sociigo de l” filo kaj en liaj lingvaj esprimiĝoj. Ĝenerale diversaj montriĝas la interpretadoj de la konceptoj de ““sinofero””, de ““respondeco””, de ““fideleco””, de ““sekseco”” k.t.p.

Tiel okazas ke la patro ““fremda”” plejofte ne kontentigas la perspektivojn esperatajn de la edzina familio. Tamen la influo de la parenca familio tre gravas ĉar ĝi plurfoje reprezentas la solan momenton de perado kun kia ajn socia kontakto ekster-labora. La aŭstria parenca familio kaj la ekstera medio daŭre konsideras eksternormaj certajn sintenojn de la itala patro, radikaligante tutan serion da kulturaj antaŭjuĝoj jam antaŭe ekzistantaj. Cetere la virino konservas la rilatojn kun sia propra familio kaj kun sia propra medio, el kiuj ŝi ricevas apogon en konfliktaj situacioj, dum la edzo, kiu sentas sin izolita, emas reagi per neĝusta maniero, ĝenerale agresema, al kiu ajn problemo. Tiajn reagojn plejofte oni interpretas kiel tipaj de la devena soci-kultura grupo.

26

Kiam la filoj, eĉ nur hazarde, montriĝas agresemaj, oni tuj parolas pri heredecaj faktoroj.

Oni ankaŭ devas konsideri ke plurfoje la kultura nivelo de la itala patro estas malsupera de tiu de la patrino, tiele pliigante lian staton de senutileco kaj senpoveco. Kiam la patro ne kontentigas la perspektivojn de la edzino kaj/aŭ de la ekstera medio, ankaŭ la filoj restas seniluziigitaj ĉar ili aliĝas al la valor-skalo socie akceptita kaj formita per la informoj eltiritaj el la patrino kaj el la parenca medio, pere de la sama lingvo utiligita dum la ludado kaj en la lernejo.

Oni rimarkis ke plurfoje la medio de la plenkreskuloj, grava por la infano, faciligas la ostracismon kontraŭ la itala socia grupo, malhelpante ne nur la socian maturiĝon de l” filo, sed ankaŭ la rilatojn kun lia patro; konsekvence bremsante lian lernokapablon de la dua lingvo. Kelkfoje, je limesa okazo, tio estigis precizan kaj radikalan malinklinon kontraŭ ĉio kio estas itala. Ĉio ĉi povas ŝajni paradoksa en familio dulingva, ĝuste taksata kiel medio favora al procezo de socia maturiĝo de l infano, kompare kun aliaj grupoj. Des pli ke ne mankas tensiigaj faktoroj diversspecaj, ĉu en la interno, ĉu ekstere de la familio: precipe la antaŭjuĝo, maturigita tra la aliaj infanoj, estas daŭra konfliktiga motivo kiu pli malfaciligas la sociigon de la ekzamenitaj subjektoj kaj ilian kapablon akiri la ““fremdan”” lingvon. Krom tio, la pli alta kultura nivelo de la patrino, la fakto ke ŝi ne permesas ke aliaj ne apartenantaj al ekstera medio kunlaboru en la edukado de la filoj, ofte devigas la patron konformigi sian sintenon al sociaj perspektivoj mem eligante sin, kiel italon, el la ĉirkaŭa medio eĉ ne parolante plu itale kun siaj filoj. En ĉi tiuj kondiĉoj la socia medio kaj la familio jam decidis pri la direkto de l” evoluo psiko-lingva de la infano.

Kompreneble la soci-kultur-ekonomia nivelo de la patro povas konsistigi tre gravan varianton: se ekzemple li estas universitata diplomito, pli facile montriĝos lia persona integriĝo kaj la ebleco kontroli la rilatecajn dinamikojn. Eĉ la alirrajto al medioj kaj al pli altnivelaj lernejoj pro siaj filoj fariĝos afero pli pritraktebla. Tiam la kultura kaj lingva helpo de la institucia lernejo plirnildigas la penojn de la integriĝo de la knabo, kiu tiele sukcesas multe pli facile progresi survoje al diversaj kulturmodeloj kaj atingi bonan gradon de lingva scipovo. El tio ĉi venas la neceseco de la funkcio de la internaciaj lernejoj kiuj povas ludi fundamentan rolon ne nur el strikte didaktika vidpunkto sed pli ĝenerale en la proceso de sociigo de la dulingva infano.

Ni opinias ĉirilate ke la akiro de neŭtrala lingvo, kiel ekzemple Esperanto, povus eĉ prezenti terapeŭtikan signifon precipe ĉe tiuj medioj en kiuj dulingvismo fariĝas kaŭzo de marĝenumigo kaj pro tio de malfruo en la intelekta evoluado kaj en la atingo de persona identeco.

La dua familia strukturo ekzamenita ampleksis italan patrinon kaj aŭstrian patron. Ĉi tiu dua ekzemplo prezentas kelkajn diferencojn kompare kun la unua, precipe pro la elstara rolo de la patrino en la edukado de la filoj. La parenca medio ĝenerale ne ””interferas”” en ŝia patrina agado, tiele kreditigante al ŝi ian aŭtoritatecon kaj aŭtonomecon. Krom tio oni devas rimarki ke tiaj geedziĝoj okazas ĉe medioj sufiĉe altnivelaj laŭ la soci-ekonomia vidpunkto.

2

— pàgina 4 del PDF —

Estas malfacile ke itala virino elmigru por serĉi laboron: kutime okazas ke la edzoj kiuj jam havas rilatojn, plejofte komercajn, kun Italujo, kaj pro tio konas la italajn medion kaj mentalecon krom almenaŭ la rudimentoj de la itala lingvo, venigas italinon al sia hejmo. Ĉi riuj kondiĉoj aspektas pli favoraj al akcepto de la ““fremda”” edzino fare de la medio, parenca aŭ ne.

Ĉio ĉi kuntrenas pli bonajn kondiĉojn por ke, dum la sociiga procezo, la infano pli intense kontaktu la italajn kulturon kaj lingvon. Eĉ se la aŭstriaj lingvo kaj kulturo posedas ““dominantajn’” karakterizaĵojn, sekve de ĝiaj sociigaj faktoroj kiel la lernejo, la ““mass-media”” k.a., la knaboj preskaŭ ĉiam scipovas sufiĉe bone la italan, tiel ke ili sukcesas utiligi ĝin kiam alparolanto esprimiĝas per ĉi tiu lingvo. Ĉi tiuj apartaj kondiĉoj permesas malpliigi ĝis minimumo la konfliktajn faktorojn en la interno de la du kulturoj, tiel ke dukulturismo kaj sekve dulingvismo je preskaŭ perfekta nivelo eblas.

Translokiĝa familio

La fenomenoj de ebla konfliktemo prezentas apartan gravecon kiam la kulturoj de la familia medio kaj tiu de la ekster-familia ĉirkaŭo estas ““fremdaj””, kiel okazas kiam itala familio elmigras al Aŭstrio. Ĉiokaza oni rimarkis inklinon al daŭrigo de la modalecoj de Pinterrilatoj kontraste kun la nova medio, per la klopodo ne perdi ian identecon, antaŭvidante ja eblan revenon al origina patrujo. Pro tio plurfoje kutimoj kaj moroj de sia propra kulturo, taksita kiel konflikteca kompare kun tiu loka, radikaliĝas.

La italaj gepatroj, precipe la patrino, malfacile klopodas akiri la germanan lingvon: do la filoj, tute aparte post la unuaj lernojaroj, estante membroj de ambaŭ grupoj fariĝas perforte ĝiaj perantoj. Sekve de tio la aparteno al kultura itala familia spaco, povas eĉ esti perceptata kiel devo. Tamen kelkfoje okazas ĝuste la malo: la familioj ŝajnas eĉ tro sopiraj al forlaso de la devenaj tradicioj kaj trude influas la filojn por ke ili integriĝu al nova ĉirkaŭo. Krom tio, la rapideco de kunfandiĝo en la novan kulturon povas estigi malekvilibrojn en la interno de la familio.

La filoj lernas pli rapide ol la gepatroj, la patro pli ol la patrino, la malpliaĝaj filoj pli ol tiuj pliaĝaj. Tiuj situacioj povas kelkfoje kuntreni la rifuzon fare de la filoj al siaj gepatroj, al ilia aŭtoritato, al iliaj modaloj kaj eĉ al ilia lingva kodo.

Ĉio ĉi povas estigi malsekurecon, senton de senrealeco kaj de aliformigo ĝis psikozaj formoj kiel ekzemple persekut-manio kaj nekapableco objektive esplori sin mem kaj siajn proprajn problemojn.

Do ĉi tiuj kulturaj konfliktoj povas manifestiĝi kiel mensaj konfliktoj. Tiel en la familio de elmigrintoj povas okazi disiga procezo ligita al precisaj konfliktaj faktoroj: ĉi tio – kiel jam menciite – estigas la rifuzon de la infano al rolo de siaj gepatroj kaj al iliaj kulturaj valoroj, inter kiuj la lingva kodo elstaras.

Notinda estas la fakto ke la konfliktecaj faktoroj trovas sian grundon ĝuste en la ĉefaj institucioj: ekzemple la aŭstria lernejo emas selekti kaj marĝenumi la filojn de la enmigrintoj, sin pravigante per ilia malsufiĉa esprimkapablo kaj atribuante al devena soci-kultura medio ilian eblan agresemecon kiel tipan sintenadon.

28

Kompreneble ĉi tio ne okazas nur ĉe la eduka sistemo aŭstria sed kontraŭe ŝajnas konstanto de ĉiuj institucioj kiuj ankoraŭ agas laŭ malvasta optiko je la vidpunkto kultura kaj sekve ankaŭ lingva. Dulingvismo povus montriĝi bonega riĉigilo de la homa personeco sed ankaŭ povas farigi atestaĵo de profunda antagonismo; kiu precize manifestiĝas ankaŭ per lingva konfliktemeco. Certe la malfacilaĵoj ne naskiĝas senpere de la individua dulingvismo, sed de la eksteraj kondiĉoj en kiuj povas troviĝi familioj dulingvaj aŭ enmigrintaj.

La eblecoj pri intelekta kaj afekcia senbareco je dispono de la dulingvisto je niveloj socia, kultura, literatura, politika k.t.p., ĝenerale elvolvas ĉe li pli riĉan kaj ekvilibran personecon. Sed tio okazas nur kiam reale ne ekzistas sintenoj esceptantaj kiajn ajn lingvo kaj kulturo. Cetere ŝajnas oportune senmitigi la perfektan dulingvismon por pli realece esplori la akir-procezon de la du lingvoj: la serĉado de la streĉigaj faktoroj devas konsistigi la bazon kaj la ĝustatempan momenton por ke la oficialaj instancoj, kiel ekzemple la lernejo, sin intermetu kaj kunhelpu.

Finfine ni faru kelkajn konsiderojn pri la familioj, verdire ankoraŭ malmultaj laŭ nombra vidpunkto, sed certe en daŭra progresado, ĉe kiuj la hejma lingvo estas nek tiu devena de la patro nek tiu de la patrino.

Signifoplenan ekzemplon prezentas tiuj familioj en kiuj la geedzoj utiligas Esperanton kiel ĉefan komunikilon, pro tio ke ili interkonatiĝis, ekzemple, dum internaciaj esperanto-kongresoj.

Kvankam ankaŭ en ĉi tiu kazo la supre skizita diskurso pri la soci-kulturaj variantoj restas valora, ni rimarkigas ke la infano povas intelekte evolui en neŭtrala kaj ekvilibrata medio, en kiu la rilatoj de interkomunikado kun ambaŭ gepatroj restas egaldistancaj kaj saminterspacaj. Je ĉi tiu nivelo ni ne posedas sufiĉajn donitaĵojn por esplori ĉispecajn rilatojn de la infanoj kun la ekstera ĉirkaŭo, kiuj kiel ajn evoluas kaj aliformiĝas laŭ ampleksaj direktoj, sed ni havas motivon opinii ke la afekcia sekureco proponita de la komunik-ebleco kun ambaŭ gepatraj figuroj — pere de neŭtrale homa, interfratiga kaj per si mem edukvalora interkomprenilo kiel Esperanto — povas serene knedi kaj tre pozitive influi la infanan personecon, donante al ĝi pli vastan kapablecon alfronti eksteran ĉirkaŭon lingve kaj socie malamikan.

29

— pàgina 5 del PDF —

Gepatra lingvo, fremdaj lingvoj kaj matematiko en la studplano de deviga lernejo.

Irja Klemola

La finna sekcio de ILEI sendis al reprezentantoj de ILEI aŭ aliaj kompetentuloj 50 cirkulerojn. La celo de la letero estis ricevi informojn pri la pozicio de la gepatra lingvo, fremdaj lingvoj kaj matematiko en la studplano de lernejoj korelativaj al la firma baza lernejo. Entute venis respondoj el 44 landoj, tri respondoj ne donis petitajn informojn kaj ses landoj ne respondis.

Tia unueca lerneja sistemo kiel en Finnlando ne ekzistas en aliaj landoj, studplanoj povas en apartaj partoj de lando esti diversaj, ŝanĝoj povas esti okazintaj aŭ ĝuste okazas. Sed la statistiko tamen donas klaran bildon pri la pozicio de la menciitaj fakoj en la instruprogramo.

En la respondoj venintaj el kelkaj landoj estas Esperanto menciita kiel lingvo, kiun oni povas instrui aŭ jam en lernejoj (Brazilio, Estonio, Anglio, Italio, Aŭstrio, Federacia Respubliko Germanio, Norvegio, Svedio, Hungario). (Ne estis petitaj informoj pri la instruado de Esperanto).

La ĉemetita tabelo kun sia aldono prezentas la resulton de la cirkulero.

La pozicio de la gepatra lingvo, fremdaj lingvoj kaj matematiko estas diskutata en Finnlando inter instruistoj, en gazetaro, ankaŭ en hejmoj. Laborgrupo starigita de Edukministerio preparas novan programon por lingvoistruado en la deviga lernejo kaj liceoj.

La lingva problemo estas universala. Ĝi estas konstatata ĉie en la internacia agado kaj kunlaboro. Plej malfacile ĝi estas en la rondo de la nacioj, kiuj ne apartenas al la hindoeuropa lingvogrupo, ĉe ni krome la geopolitika pozicio de nia lando malfaciligas la problemon.

La rezulto de la enketo donas, kiel ĝuste tia kia ĝi estas, motivon por pliprecizigoj de opinioj kaj konkludoj.

Konvinkite pri la grava signifo de la gepatra lingvo en la instruado ĝenerale kaj kiel bazo de la nacia kulturo kaj ankaŭ pri la neceseco de la Internacia Lingvo.

30

Konciza resumo pri la enhavo de la statistiko

1. Meznombraj ciferoj pri la semajnaj lecionoj:

a b

la gepatra lingvo 59,1 en Finnlando» 43,5 45

la devigaj fremdaj

lingvoj sume 19.0 » 29,2 25

matematiko 44,1 » 30,5 36

(esceptaj ciferoj ne estas enkalkulitaj)

2» La unua kaj la dua lingvoj devigaj en 19 landoj Ne ekzistas dua fremda lingvo en 9 landoj La dua lingvo libervola en 9 landoj Ĉiuj fremdaj lingvoj libervolaj en 3 landoj Ne fremdaj lingvoj en 1 landoj

Entute 41 landoj

3; La klaso, en kiu la femdlingva instruado komengiĝas: I 3 landoj Nl 1 lando NIM 2 landoj IV 2 landoj v 17 landoj VI 6 landoj VII 9 landoj — 1 landoj

Entute 41 landoj

Oni ne povis uzi la respondojn de Argentino, Australio kaj Irako. La respondoj ne venis el Suda Afriko, Madagaskaro, Meksikio, Rumanio kaj San Marino.

laŭ la instruplano de la baza lernejo a = finnlingvaj lernejoj b= svedlingvaj lernejoj

31

— pàgina 6 del PDF —

Esperanto: lerneja eksperimento raporto — analizo — konkludo (Edistudio, 1979)

Helmut Sonnabend

Resumo

La libro estas dividita en historio de la lerneja eksperimento, celoj de la eksperimento, planado de la eksperimento, organizado de la eksperimento, la Internacia lernejo, rezultoj de la eksperimento, konkludoj, la lingva materialo.

La lerneja aspekto (p. 7) priskribas la staton de Esperanto kiel lernejan fakon. Menciinde estus tie ĉi la vigla instrua aktiveco en lernejoj kaj universitatoj en Hungario, kompreneble per ŝtataj dekretoj ordigita.

Sub ““Motivado de la eksperimento”” (p. 10) estas rimarkigata la diversmaniera |

konsiderado de la fremdlingva instruado, kiu pli sekvas lingvopolitikajn pripensadojn ol motivigitajn pedagogiajn intencojn. La ĉapitro ““Internaciaj konferencoj…”” (p. 12) skizas plurajn konferencojn en Maribor, Internacia Domo Sonnenberg, en Antverpeno kaj Hannut, sed ankaŭ rezistoj de ŝtataj instancoj estas menciataj (p. 14), sed rimarkinda la positiva sinteno de la instruministro en Malsupra-sakcio.

La celoj (5) estas kunmetitaj sur la paĝoj 17-21 kaj motivigataj: kiel lernefektivo kaj — ekonomio, la valoro por la propra gepatra lingvo, akcelado de la legolern — kaj ortografia evoluado, principa lingvoorientado, la kvina celo ampleksas la edukadon al ““humaneca internaciismo””.

““Planado de la eksperimento” (p. 23-25) priskribas la elektadon kaj motivigadon por la lerneja ŝtupo (tie ĉi la 3-a kaj 4-a lernejaj jaroj). Tiel estis demandita, ĉu la infanoj estas’ kapablaj lerni fremdan lingvon, ĉu la infanoj almenaŭ alproprigos kelkajn elementoj de fremda lingvo aŭ tute ne kapablas lerni fremdan lingvon surbaze de lerneja koncepto.

La instruplano (p. 28) antaŭvidis entute 40 lecionoj kun 140 instruaj unuoj. La prezentata lingva materialo (p. 31) ampleksas 285 substantivojn, 108 verbojn, 51 adjektivojn, 22 adverbojn, 4 konjunkciojn kaj aliajn tipajn vortspecojn 77 frazmodelojn kaj 15 oftajn parolturniĝojn. Interesa povus esti la per la gepatra lingvo jam kovrita vorttrezoro (p. 31). La meza procentaĵo estas tie ĉi 50,19 (indiko pri la pli facila lernebleco de Esperanto!)

La ĉapitro ““Instruado”” (p. 41 ĝis 103) priskribas metodologiajn kaj metodajn pripensadojn kaj implicas la enhavan temaron de instruaj unuoj. Lingvaj celoj estas komparataj kun tiuj de la angla lingvo (p. 43). Videbliĝas, ke Esperanto ne konas fonetikajn problemojn kiel ĉe la lernado de la angla lingvo.

32

““Planado kaj metodo de la instruado”” (. 46) informas pri la aplikado de metodologiaj ekkonoj, kiel ili ankaŭ estas modele (la divido de la jaro) p. 49 (eksplikitaj. Aparta signifo kaj atento estis — krom la komentarioj de frazaj strukturoj (p. 55) — dediĉitaj al lingvaj komparoj kiel ““Minute, minute, minuut, minuto”” Operativaj rilatoj donis la bazon por “lingvistika pensado”, la adjektivoj ““blanka, wit”” kondukas trans la Esperanto pri nomado ““blanka”” al la franca ““blanc’”.

Aparta atento estis donata la la praktika aplikado de Esperanto. Sub la ĉapitro “Kontaktoj inter lernejaj klasoj kaj infanoj”” (p. 58) estas reproduktitaj pluraj leteroj kaj notadoj de la infanoj, kiuj povas esti komparataj kun la lingva evoluo.

Vasta spaco en la libro estas dediĉita al la testoj kaj iliaj rezultoj (p. 63 ĝis 103). Entute estas faritaj kvar testoj, kiuj devis certigi internacian komparon. Escepte de la grekaj infanoj la komparo montras signifan lernproksimon, tiel ke sendube ““eŭropa lernado”” en la lernejoj kondukus al samaj lernrezultoj. Unu demando inter aliaj estis tiu rilate al la lernintenseco aŭ — ekonomio. Unu testtasko tekstis:- aranĝita je malgrandaj, mallongaj frazoj-traduku la Esperantotekston en vian lingvon. La sama teksto en angla lingvo estis antaŭmetita al la anglelernantaj infanoj.

Tiu ĉi speciala testdemando aktualiĝis en la ĉeflernejo ankaŭ eksperimenta lernejo — de Dollbergen. La grafikaĵo (p. 102) demonstras, ke la Esperanto-testklasoj plenumis la lingvan postulon je 80Y0 — dujara instruperiodo —, dume la infanoj de la 7-a klaso post trijara instruado de la angla lingvo nur atingis 5790, sed unue la 8-a klasoj — kvar jaroj — egaliĝis je 769o proksimune al la rezulto de la 4-aj klasoj.

Komparo en koordinata sistemo montras, ke la infanoj kun Esperanto-instruado devus lerni 2,5 jarojn, por plenumi centprocente la lingvajn postulojn. Infanoj, lernantaj la anglan lingvon, bezonus por ĝi 5,3 jarojn, t. e., Esperanton oni povus lerni 2,12 foje pli rapide ol la anglan lingvon. Kvin-jara angla instruado signifus tempe por Esperanto nur 2,4 jarojn.

““La Internacia Lernejo”” — priskribita sur la paĝoj 105-117 — demonstras okulfrape grandan malfacilon, kiu estas donita pere de la dekreto de la Malsupra-saksia kulturministro. Al elementlernejaj infanoj ne estas permesite iri kun iliaj instruistoj eksterlanden. Preskaŭ tiu ĉi dekreto estis malsukcesinta la tutan entreprenon! Finfine — per speciala dekreto la distrikta registaro donis la permeson, sed nur buŝe.

Sen precedenco estas la de ni aranĝita Internacia Lernejo. 148 infanoj formis kune kun siaj ok geinstruistoj la ““eŭropan”” lernejon. En ĉiu klaso troviĝis 18 aŭ 19 infanoj.

Instruate estis en la fakoj: matematiko, sporto, geografio, arto, muziko kaj Esperanto. Germanaj infanoj lernis kune kun francaj, belgaj, nederlandaj kaj jugoslavaj infanoj, kaj la komuna lingvo estis Esperanto!

La ĝenerala inspektoro de la belga lernejaro, s-ro Andreanne, opiniis: ““Esperanto kiel ek-lingvo ankaŭ taugas por tiuj, kiuj intencas lerni aliajn fremdajn lingvojn. Esperanto devus esti instruata jam en la elementa lernejo.”

“«Finaj rezultoj de la eksperimento”” (p. 119) ĝis 133 respondas al kvin celoj:

33

— pàgina 7 del PDF —

1. Lernefektiveco:

La en la 7-aj kaj 8-aj klasoj kaj eksperimentaj klasoj aplikitaj testoj eksplikis koeficienton de 2,12, kiu ĉi destinas la lerntempon por la angla 1. Kaj Esperanto. La hipoteza aserto, ke Esperanto implicas altan lernefektivecon evidentiĝis kiel ĝusta.

2. Pli intensa lernado de la gepatra lingvo

La malnova pedagogia principo, ke unue komparoj ebligas ekkoni la demonstratan objekton, validas ankaŭ por lingvoj.

Lingvoj nur povas esti komparataj inter lingvoj. Multflankajn lingvokomparojn ebligis la Esperanto-instruado, tiel ke la infanoj gajnis gravajn enrigardojn en la propran lingvon, kiel vort-kaj fraztipoj, temposekvoj ktp.

3. La pozitiva influo de Esperanto al leg- kaj ortografiaj kapabloj

La ofta legado de Esperanto-tekstoj instigis la infanojn legi kompare nacilingvajn tekstojn, precipe la diversaj sonoj de la lingvoj stimulis ilin. Lernmalfortetaj gelernantoj profitis de la rektaj sonligigoj de Esperantovortoj. Ili ekkonis, kiel sonoj en ĝusta vicordo rezultis sencoplenajn vortojn.

4. La evoluado de lingva komprenemo rilate la lernadon de fremdaj lingvoj

Farite estas rimarkindaj esplorrezultoj de la FEoLL-instituto Paderbon, (tabeloj kaj klarigoj sur la paĝoj 122 ĝis 125).

Ĝi esploris 43 lingveorientitajn gelernantojn. Ili estis komparitaj kun infanoj en samaj klasoj-entute 117 (ĉef-mezgradaj lernejoj, gimnazioj). Rezumitaj estis la klasifikaĵoj en geografio, germana lingvo, matematiko kaj angla lingvo.

La notaj diferencadoj donas interesajn klarigojn pri socialaj/talentrilataj tendencoj, kies kaŭzoj estas skizitaj sur p. 126, tamen montriĝis por ĉiuj lernejaj tipoj meza diferenco por la angla lingvo de 0,19. La esploroj estas daŭrigotaj.

5. Eŭropa edukado… (p. 126) La celoj de la hodiaŭa fremdlingva instruado ensence de eŭropa integriĝo ne estas

atingitaj, evidentiĝas nur malfortaj ““anglaj”” aŭ francaj rekontiĝoj. La parola komunikado estas malpli ol sufiĉa.

La lerneja eksperimento kun Esperanto tuj akiris ““internacian klimon”” inter la infanoj. Esperanto ne estis nur memutilo, sed dekomence la ponto por starigi rektajn kontaktojn.

Amaso da ekzemploj en la raporto pruvas tion. La sociala ĉirkaŭaĵo estis en sia dimensio pli grandigita kaj la sento al eŭropa kunligiteco estis konscie travivata. 6. Konkludoj kaj rekomendoj

Irado kaj studado de la lerneja eksperimento povas esti prijuĝata kiel pozitiva. La

respondecaj kulturministroj estas petataj rekoni la rezultaton kiel ĝustan kaj ekzemplodonan. Ili estas plue petataj:

1. aprobi Esperanton kiel normalan lernejan fakon en elementaj klasoj (3. kaj 4. lerneja jaro);

2. aŭ rekomendi Esperanton kiel kursoferton apud aliaj fremdaj lingvoj;

34

3. aŭ agnoski la libervolan partoprenadon de gelernantoj en Esperantokursoj

kiel pedagogie valoran;

4. kaj aprobi Esperanton por aliaj lernejaj ŝtupoj kaj — tipoj

$. postuli priskribadon de Esperanto kiel lernejan fakon kaj registri en lernejajn

direktivojn;

6. permesi financan subvencion por la verkado de lernolibroj;

7. doni rekomendojn al lernejaj administracioj apogi Esperanton en la lernejoj

fakte kaj morale;

8. ebligi lingvajn kursojn por instruistoj;

9. konsideri la enkodukon de Esperanto en universitatojn kiel lingvan fakon; 10. kunlige kun 9 aranĝi ekzamenojn por studentoj de la lingva fako Esperanto; 11. sugesti al aliaj landoj aŭ ŝtatoj la oficialan enkondukon de Esperanto en la

lernejojn.

Rimarkoj pri la rilato inter la historio de la lingvo kaj de la socio.

Lucia Wald Universitato de Bucuresti (Rumanujo)

En la komunikaĵo oni evidentigas la rilatojn inter la lingvo kaj la socio, super ĉio koncerne la procezojn de unuiĝo kaj diversiĝo. Oni analizas la situacion de la komunikado dum la nuntempa epoko kaj precipe la dialektikan rilaton inter la nacieca kaj internacieca kategorioj sur la kampo de la lingvo.

Nuntempa vidpunkto koncerne la artefaritajn lingvojn.

Ioana Priotesa Universitato de Bucuresti (Rumanujo) La aŭtorino proponas al si la revizion de vidpunkto esprimita antaŭ longe, koncerne la limojn de la esprimpovaj eblecoj de artefarita lingvo. Montrinte, ke — por la semiotikaj sistemoj, kiuj estas konvenciaj — la funkciebleco kaj ne ilia deveno havigas al ili socian specifon, kaj evidentiginte la kondiĉigon de la progreso de tia sistemo far la progreso de la socia vivo, le aŭtorino opinias.

39

— pàgina 8 del PDF —

ke la esprimeblecoj de konstruita lingvo, kiu per ĝia funkciebleco akiras socian karakteron, povas esti senlimaj, kiel senlimaj estas ankaŭ la bezonoj de la socia vivo, kiujn la konsiderata sistemo devas alfronti.

Emfazinte la rolon de la subjektivaj faktoroj en la evoluo de la sociaj fenomenoj, la aŭtorino opinias, ke per la aktivigo de tiuj faktoroj oni certigas la kondiĉon de la disvolviĝo de natura aŭ artefarita lingvo, laŭ la mezuro kaj en la ritmo de ĝia penetrado en diversajn fakojn de la socia vivo.

La konkludo de la komunukaĵo estas tio, ke ne la reduktigo de la uzada sfero de Esperanto, sed — male — ĝia disvastigo en kiel eble plej multaj kampoj de la socia vivo estas certa garantio pri la kresko de ĝiaj esprimpovoj.

Rimarkoj pri la lingvaj baroj en la poezia traduko.

Constantin Dominte Universitato de Bucuresti

Reteninte nur la situacion, en kiu la traduskisto tre bone mastras la ambaŭ lingvojn — kiel la fonto-lingvon, tiel la celo-lingvon de la traduko —, la aŭtoro komentas, pere de du ekzemploj, la objektivajn lingvajn barojn en la poezia traduko. Temas pri baroj, kiuj devenas el tio nomita de Eŭgenio Coseriu: Idioma kunteksto.

Unu ekzemplo celas la semantikan flankon de la traduko, la alia — la fonetikan flankon.

Kvankam la konkludo de la esploro demonstras la nekompletan tradukeblecon, kaze de la konsideritaj specimenoj, tamen la fino de la komunikaĵo tekstas pri la neceso de almenaŭ aŭdaca provemo flanke de la tradukistoj koncerne la poezian verkon.

Loglan.

Julius Balbin Essex Country College, Newark Jersey (Usono) Antaŭ pli ol unu jaro, trafoliumante lingvistikajn revuojn en la biblioteko de Novjorka Universitato, mi surprize trafis la sekvan reklamon ““Loglan fine preta. Ni pardonpetas tiujn, kiuj atendis 15 jarojn ĝis mi diros tion, sed nun mi povas

36

diri…’”

La reklamo sciigis, ke vintre aperos du libroj: Loglan — la logika lingvo, Gramatiko kaj Ĝenerala enkonduko kaj dulingva Loglan-Angla kaj Angla-Loglan vortaroj, enhavantaj 16 mil Anglajn kaj 4 mil Loglan-vortojn. Kiel konscienca interlingvisto mi tuj poste mendis ambaŭ librojn plus la specimenon de intertempe aperinta Loglanist, dumonata revuo. Mi atendis ĉirkaŭ duonjaron por ricevi la menditaĵojn. Koincide mi trovis, ke Loglan estas listigita inter la 900 projektoj en la alfabeta listo, publikigita de unuiĝo internacia de interlingvistika servo en Amsterdam.

Post tiu enkonduko la prelego prezentos la lingvo-projekton, kritike analizos ĝin kaj konkludas per la vortoj de D. L. Armand:

“Surbaze de ĉiuj lingvoj ankoraŭ neniu kreis internacian lingvon. Principo de mezigo estas absolute absurda: se en la bazo estas du lingvoj, tiam por la aliaj ĉiuj vortoj estas fremdaj, se pli, tiam eĉ la popoloj de kiuj estas prenitaj la vortoj ne povas rekoni la hibridojn.””

Studo pri ebla influo de Jida kaj Hebrea lingvoj je Esperanto.

David Gold Universitato de Haifa (Israelo)

Tiu ĉi studo montras, ke Zamenhof scivopis la jidan kaj hebrean tre bone, kaj ke ĉia studo pri la etimologiaj fontoj de Esperanto devas kalkuli je tiuj du lingvoj. Ja ĝi estas nur enkonduka studo, ĝi konsideras nur la plej elstarajn trajtojn de Esperanto. Jida aŭ hebrea influo certas, kiam unu el tiuj-ĉi lingvoj prezentas la unusolan modelon por iu Esperanto-formo (ekz. superjaro « jida iberyor). Jida aŭ hebrea influo estas pli malforta, sed ekzistas du eblaj modeloj (ekz. ĉu « pola czy kaj jida tsi; ekzisto de difina artikolo, sed foresto de nedifina artikolo en Esperanto « hebrea kaj pragreka.) Se ekzistas du aŭ tri eblaj modeloj el la lingvoj, kiujn Zamenhof parolis, jida aŭ hebrea almenaŭ fortigis la Esperantan formon.

Ĉi studo okupiĝas ankaŭ pri leksemoj de juda intereso (sinagogo, rabeno, ktp.) kaj pri kelkaj Zamenhofaj pseŭdonomoj.

Korektoj kaj aldonoj estos dankeme akceptataj.

37

— pàgina 9 del PDF —

La kohera strukturo de la Esperanto-

gramatiko kaj minimala vortrezoro por la

La

lingvo-orientiga instruado.

Hermann Behrmann FEoLL, Paderborn (F.R.Germanujo)

““lingvo-orientiga instruado”” laŭ la Paderborna-Modelo estas Esperanto-

instruado en la 3-a kaj 4-a element-lerneja jaroj. Poste — ekde la 5-a jaro — la gelernantoj en FRG lernas aŭ la Anglan, aŭ (en kelkaj gimnazioj) la Latinan.

La hipotezo estas, ke tiu dua fremda lingvo estas pli facile lernebla, se oni antaŭe partoprenis la Esperanto-instruadon, sekve, la ĉefa celo de la Esperanto-instruado estas la perado de pasivaj lingvoscioj.

Kompreneble dum du jaroj oni ne povas instrui la ““kompletan”” lingvon. Ĝuste tial estas tre grava la preciza, science dokumentita elekto de la statistike pruvita plej bezonata baza lingva materialo.

La prelego prezentos la elekt-metodon kaj la finan rezulton: la necesan morfemotrezoron por la mimuma gramatiko de Esperanto.

La historio kaj nuna stato de interlingvistika kaj esperantologia

universitata instruado kaj scienca esploro

en Hungario.

Istvan Szerdahelyi Elte, Budapest

Tezoj.

L.

1.1

12

38

Ju pli izolita estas lingve iu nacio, des pli forte sentas la neces-bezonon de kontaktiga lingvo.

La hungara lingvo funkcias en medio, ĉirkaŭata de neparencaj, tute ““fremdaj”” por ĝi lingvoj: slavaj, germana kaj romaninda.

Mem en sia propra, ŝtate organizita etna medio nur post akraj politikaj bataloj kaj fortaj lingvo-novigaj operacioj sukcesis plenrajtiĝi la nacia

3.1

3.2

33

4.1

42

4.3

lingvo.

La hungara lingvopolitika kaj lingvonoviga movadoj estas la plej elokventaj historiaj ekzemploj pri la strikta adekvateco de ĉi-du flankoj de la aplikata lingvistiko.

La interlingvistikaj eksperimentoj elkreskas el la lingvopolitika kaj lingvonoviga movadoj: la unuaj lingvo-projektintoj (KALMAR, RETHY, GATI, BOLYAI) partoprenis aktive ĉi-movadon. Ilia komuna ideologia grundo estas la klerismo.

La plipostaj eksperimentoj (Velics, Menor) imitas la unuajn.

Volapuk — kies pioniroj estis BANFI, GEBAUR kaj la konata iranologo POZDER — elvokis akrajn polemikojn (influatajn ankaŭ de la tiam jam disvastiĝanta jun-gramatika koncepto) kaj igis kelkajn elstarajn lingvistojn eldiri siajn opiniojn (ekz. BALASSA).

Esperanto havis pli da sukceso. La fakto, ke ĝi aperis unue en universitata medio (BALINT G.) kaj la unuaj Esperantaj verkoj aperis en fake kompetenta medio (BSRABAS A.) certigis la seriozan bazon por ĝia disvastiĝo kaj enradikiĝo.

Alveninte tra la provinco (Szekszard: LENGYEL P.) al la ĉefurbo je la Unu el la plej aktivaj kaj plej multflankaj ĝia adepto estis Gĉza BARCZI la pliposta fama hungarologo, pri kiu ni rememoras ankaŭ dum tiu ĉi nia kongreso.

La unua mondmilito nur interrompis, sed ne ĉesigis la interlingvistikan movadon en Hungario. Reveninte el militkaptiteco Julio BAGHY kaj esperantiĝinte tuj post la mondmilito Kolomano KALOCSAY fondis kaj gvidis la t.n. Budapeŝtan Skolon.

Tuj post la mondmilito, dum la Konsilantara Respubliko fondiĝis la unua en la historio scienca interlingvistika instituto en la kadroj de la Budapeŝta universitato: la Internacia Scienca Lingvoinstituto (04.07.1919) gvidata de la katedra profesoro pri Germanistiko SCHMIDT Jozsef.

En la periodo inter la du mondmilitoj la interlingvstikan movadon karakterizas la jenaj eventoj;

Budapeŝto fariĝas la kultura centro de la tutmonda Esperanto-movado (Budapeŝta skolo; Literatura Mondo; aktiveco de A. CSEH);

Elformiĝas forta esperantista-laborista movado, kiu, post la faŝistiĝo de la reganta politiko, fariĝas la kaŝorganizaĵo de la laborista-socialista kaj komunista movado;

Sporade aperantaj verkoj kaj fondiĝantaj organizaĵoj (MARICH, D. SZILAGY, BIRKAS) pruvas, ke la interlingva penso vivas.

Post la dua mondmilito, sed precipe post 1955 — reorganiziĝas la Esperantomovado.

39

— pàgina 10 del PDF —

5.1 Post 1965 reaktivas profesoro BARCZI kaj sub lia influo elformiĝas kurento ĉiam pliforte akcentanta la neces-bezonon de la seriozaj scienzaj lingvistikaj esploroj.

5.2 Ekde septembro 1966 Esperanto lingvo kaj literaturo, resp. interlingvistiko fariĝas oficiala fako en la Budapeŝta Universitato.

583 La historion de la fondiĝo kaj dekjara funkciado de la fako entenas la Jubilea Jarlibro (Esperantologiaj Kajeroj n-ro 2).

6. Konkludoj kaj proponoj

6.1 La dekdu-jara funkciado de Esperanto-fako en la Universitato ELTE, Budapest akumulis multajn pozitivajn spertojn. Estas domaĝe, ke ĝis nun nur en unusola universitato efektiviĝis tiaspeca instruado. Oni devas trovi la eblecojn:

1 enkonduki Esperanton simil-forme ankaŭ en aliajn universitatojn;

.2 se tio ne eblas: almenaŭ instrui esperantologion kaj interlingvistikon oficiale

en la kadroj de ĝenerale kaj aplikata lingvistiko;

6.1.3 integri en la kadroj de ĝeneralaj kaj aplikataj lingvistikaj esploroj ankaŭ la interlingvistikan kaj esperantologiajn esplorojn.

62 Fondi internacian asocion de interlingvistoj kiu funkciu kiel membroorganizaĵo de la Internacia Asocio de Aplikata Lingvistiko. La antaŭpreparoj estu farataj dum la nuna kongreso, la fondo okazu en la sekva kongreso (Venezia, 1979).

623 Eldoni sciencan periodaĵon, aperontan dufoje jare kun la titolo: Periodica Interlingvistica.

Fruaj socialismaj konceptoj pri la lingva futuro de la homaro.

Arpad Ratkai Szeged, Hungarujo

Pri la lingvo de la estonta komunisma socio okupiĝis kaj renesancaj, kaj 19- jarcentaj utopiistaj socialistoj. Precipe la teorio de Weitling enhavas atentindajn elementojn, sed eĉ tiu ne superas la nivelon de la utopioj.

La etburĝaj socialistoj, precipe la prudonistoj, la problemon de la Universala lingvo ligis al siaj sensciencaj sociaj konceptoj, al sia kongresa taktiko en la I-a Internacio, kaj al la problemoj de la franca ortografio. Kontraŭe al geniaj suspektoj de la utopiistoj, la etburĝaj socialistoj alportis nenion novan teorie al la problema de la lingva futuro, homara.

Marx kaj Engels eksplikis sian opinion nek por, nek kontraŭ la teorio de la Uni-

40

versala Lingvo. Ilia plej signifoplena kontribuo pri la homara lingvouzo troveblas ne la Germana Ideologio; ““Ke la individuoj siaflanke komplete prenos sub sian kontrolon ankaŭ tiun produkton de sia specio, kompreniĝas per si mem.”” Do la socio forigos la klasikan, antagonisman, fremdiĝintan lingvouzan sistemon, kaj konscie kreos novan, direktatan, regatam, konvenan por la bezonoj internacian lingvouzan sistemon.

Etnaj problemoj kaj interlingvistiko.

Jaromir Jermar Scienca Akademio, Praha, Cehoslovakujo

l. Laetna lingvo estas unu el la ĉefaj kaj la plej stabilaj komponantoj de la etna komunumo, malgraŭ ke ĝi ne devas esti produkto de ĉi komunumo. La lingvo ne povas esti la unusola faktoro de la etnogenezo.

2. Laetna kulturo estas rekte ligita kun la etno kiel etnogeneza faktoro kaj kiel produkto de la etna komunumo.

3. La etna kulturo ne estas reflekto kaj produkto de la etna lingvo, sed de la etna strukturo kaj de en kaj ekster-etnaj rilatoj.

4. La kulturo reflektas ne nur etnan komunumon, sed ankaŭ aliajn sociajn strukturojn kaj rilatojn. Tio signifas, ke la kulturo ekzistas kaj ene, kaj ekstere de la etna komunumo.

5. Nela lingvo antaŭdestinas la kulturon, sed la kulturo influas la lingvon, la konkreta lingvo estas certagrade ankaŭ produkto kaj parto de la konkreta kulturo.

6. La ekzistantaj etnaj interlingvoj povas nek detrui la ekzistantan etnan kulturon, nek krei novan inter-etnan kulturon. La kreo de tia kulturo ne dependas de la interlingvo, sed de aliaj faktoroj.

7. La planita interlingvo same povas nek detrui la ekzistantan etnan kulturon, nek krei novan interetnan kulturon.

8. La etna interlingvo ne estas produkto de inter-etna, internacia socio kaj ties kulturo, sed estas ĉiam ligita kun la konkreta etna komunumo.

9. La planita interlingvo estas produkto de la konkreta historia socio kaj ties kulturo, nome de la inter-etna, internacia, trans- kaj super-nacia socio kaj ties internacia kulturo.

10 La kultura valoro de la lingvo, ankaŭ de la planlingvo ne dependas de la lingvo mem, sed de la kultur-socia medio, kiu ĝin uzas.

41

— pàgina 11 del PDF —

Kiel lecione instrui la ĉarman poemon “Panjo Anaso”?

redakcio

““Panjo Anaso”” estas porinfana poemo el ““Poezia Bukedo”” por geknaboj de la mondo de Bertram Potte (Amo-Akademio).

Sendepende de ĉiuj teoriaj konsideroj same (eĉ pli) gravas la instruado de Esperanto mem. Sen ĝi ekstermiĝus nia lingvo.

Sendube estas instruistoj de iu establita fremdlingvo en pli bona situacio ol ni Esperanto-instruistoj. Tiuj studas laŭregule fremdajn lingvojn en altlernejoj kaj universitatoj, alproprigante ankaŭ didaktikon kaj metodikon de la fako. Pro manko de universitata Esperanto-lingvostudado ni devas meminiciative serĉi la taŭgajn vojojn, legi literaturon, eluzi niajn spertojn kaj interŝanĝi ilin.

Kiel kaj kiamaniere oni povus tfakti la ĉarman poemon en Esperanto-studhoro? Bonvolu priskribi viajn instruproponojn aŭ jam eble viajn spertojn kaj sendi la manuskripton al la redakcio. Tri interesaj kontribuaĵoj estos publikigitaj en IPR.

Panjo Anaso

Panjo Anaso decidis viziti

kun kvin anasidoj la lagon.

Ŝi kvakis: ““Vi devas min bone imiti, por ĝui senĝene la tagon!””

Panjo Anaso ekiris parade

trans korton, trans kampon, trans straton. Laŭvice ŝin sekvis la kvin kamarade

kaj timis nek hundon, nek katon!

Baldaŭ ĉe l’rando de glata lageto

ŝi kvakis: ““Mi volas instrui

pri naĝo, pri mango, kaj pri tualeto kaj kiel la akvon forskui!””

42

Kvakis la panjo: ““La nuboj profetas, ke bele pluvados sitele!

Rigardu! La paltojn la homoj surmetas kaj time sin ŝirmas ombrele!””

Panjo Anaso instruis tre lerte

kaj kvakis kun granda kontento,

Ĉar baldaŭ la kvino manovris tre sperte — la celo de ĉies atento!

““Transen!”” ŝi kvakis. ““Min sekvu, mi petas! La homoj aranĝas piknikon!

La knaboj, knabinoj kukerojn alĵetas

Kaj ofte sukplenan lumbrikon!””

“lli la pecojn kun bruo naĝĉasis kun multe da ridoj kaj kvakoj kaj fine sin turnis kaj lace forlasis la scenon kun plenaj stomakoj?””

“Marŝu linie! Vi devas ne puŝi!””

si kvakis. ““Min sekvu bontrove!

Ni hejmen rapidu! Jam tempo por kuŝi — kaj morgaŭ ni iros denove!””

Preparkonferenco al nova serio de kunordigaj konferencoj en Maribor.

D-ro Mario Dazzini

De la 4a ĝis la 7a de Aprilo 1980 okazis en Maribor ““Preparkonferenco al nova serio de kunordigaj konferencoj de ILEI en Maribor””. Partoprenis reprezentantoj de

Slovenujo, Kroatujo, Italujo, Hungarujo; aliĝis sen partopreno Aŭstrujo. Jen la rezolucio:

““La preparkonferenco de reprezentantoj de la landaj Esperanto-Asocioj de Hungario, Italio, Kroatio, Slovenio kaj de Internacia Ligo de Esperantistaj

43

— pàgina 12 del PDF —

Instruistoj (ILEI),

— aŭskultinte la raportojn pri la nuntempaj kondiĉoj de. fremdlingva instruado en dulingvaj ĉelimaj regionoj, notis grandan problemsimilecon kaj pozitivajn spertojn per dulingva edukado en najbaraj ĉelimaj lernejoj unuflanke kaj en lernejoj interne de la lando per instruado de la Internacia Lingvo aliflanke kaj,

— Konstatinte, ke la nuntempa situacio por la instruado de la Internacia Lingvo en lernejoj, post la sukcesaj eksperimentoj en du Eŭropaj regionoj ĝenerale favore evoluas (Aŭstrio, Bulgario, Hungario, Italio, Kroatio kaj Slovenio); (Belgio, Francio, Germanio, Grekio kaj Nederlando),

— celante praktike helpi al la sistema ordigado de la lingvo-instruado en lernejoj, sugestas:

1. alvoki la respondecajn Ŝtatajn Edukinstancojn al tempe kaj metodike kunordigita reciproka agado en formo de interkonsultaj konferencoj, je kompetenta nivelo, surbaze de sciencaj rezultoj, atingitaj dum la eksperimentoj;

2. alpreni celadon al ““Kunordigita propedeŭtika instruado de la Internacia Lingvo, en sistema lernado de fremdaj lingvoj;

3. kreadi novajn aktivecojn, celantajn la edukadon, pere de Internacia Lingvo, al kompreniĝo inter la popoloj.””

La konferenco rajtigas la organizan komitaton de la preparkonferenco en

Maribor, kunordigi la konsultojn en la unuopaj landoj cele trovi la ŝtatan in-

stancon, kiu pretos inviti la konferencon.

Sciigoj, raportoj.

New York teacherslearning Esperanto.

Post grandega antaŭlaboro de Esperantistoj, inkluzive AAIE-prezidanton John Lewine kaj Julius kaj Betty Manson, 15-semajna porinstruista Esperanto-kurso komenciĝis la 27an de septembro 1979, sub la aŭspicio de la Eduka Estraro de Novjork-urbo, kun d-ro Lewine kiel instruisto. La lernolibroj estis ““A Home Study Course in Basic Esperanto” de Lewine-Fantini kaj ““Elements of Esperanto: A Structural Approach’ de Thomas Goodman. Dek kvin kursanoj aliĝis.

Unu el la kursanoj, S-ro Marr, ĵus fininstruis 5-sesian enkondukan Esperantokurson por infanoj kaj iliaj gepatroj sub la aŭspicio de la Asocio de Gepatroj (United Parents” Association).

La Novjorkaj edukaj instancoj nun konsideras eksperimenton kiu komenciĝus aŭtune 1980 ĉe la sesa klaso per Esperanto-kurso. Poste en la sepa klaso la samaj lernantoj studus fremdan lingvon (ekzemple la francan aŭ hispanan) kun similaj lernantoj kiuj ne studis Esperanton, por kompari la atingojn de la du grupoj.

44

Eduk-inklinoj en Usono.

Ĝis nun en Usono la ĉefa principo de la edukado estis ke la celo de publikaj lernejoj estas ebligi egalan edukan okazon al ĉiuj infanoj kaj junuloj por servi liberan demokratan societon. Tamen, lastatempe aperas pli kaj pli da indikoj de filozofia ŝanĝo. Ekzemple:

Estas pli da programoj por mense talentaj lernantoj, dum la atingoj de ““normalaj”” infanoj malaltiĝas.

En grandaj urboj kie troviĝas granda nombro da minoritatoj, pli kaj pli da mezlernejanoj ne finstudas, dum programoj por helpi tiajn lernantojn malgrandiĝas.

Multaj edukistoj kaj kritikistoj ekfavoras pli malaltan aĝon por deviga lerneja partopreno, aŭ eĉ la tutan forigon de deviga edukado.

Tiaj emoj kombinas por formi du-vojan lernejan sistemon kiu fruaĝe apartigas infanojn en du kategoriojn: tiuj kiuj povas ceesti universitatojn kaj tiuj kiuj ricevos tre malmulte de edukado.

Krome pli kaj pli da riĉaj junuloj partoprenas privatajn aŭ elektitajn publikajn lernejojn, tiel apartigante lernantojn per ekonomio kaj raso.

Unu kaŭzo de tiu ŝanĝiĝo estas ke estonte la plej multaj okupoj ne postulos universitatan edukadon.

(El artikolo ““60s Gains Lost As Education Enters the ”80s”” de Sandy Close kaj Rasa Gustaitis, Pacific News Service, Jan. 17, 1980).

Internacia Feria Altlernejo en La Chaux-de-Fonds.

La somera kurssesio de Internacia Feria Altlernejo allogas per la varieco kaj alta nivelo de sia prograno, la valoro de la docentoj, la beleco de la montara regiono Ĵuraso, kie situas la urbo La Chaux-de-Fonds je mil metroj super la mar-nivelo. La kursoj daŭras unu semajnon. Ili komenciĝas la dimanĉon per interkona vespero. La instruado okazas la matenon. Posttagmeze oni ekskursas aŭ ripozas.

Apud la esperanto-kursoj por progresantoj kaj komencantoj disvolviĝos kursoj pri pedagogio, Cseh-metodologio, psikologio, literaturo, lingvistiko, geografio. Instruos Eddy Borsboon, Nederlando; Claude Gacon; Jouko Lindstedt, Finnlando; Perla Martinelli, Claude Piron, Giorgio Silfer kaj Walter Zelazni, Pollando. Ferii kleriĝante, jen do kion proponas al vi Internacia Feria Altlernejo ekde la mezo de la monato junio ĝis la fino de la monato aŭgusto. Interesatoj petu la detalan informilon al Kultura Centro Esperantista, pf 771, Postiers 27, CH-2301 La Chaux-de- Fonds (Svislando).

Venontaj aranĝoj de Kultura Centro Esperantista.

En majo, post la sabato 10a, kiun vi eble rezervos al la Ĝenerala Asembleo, vi nepre deziros partopreni la Esperanto-Feston de la 31a de majo kaj la de junio. Aldona informilo kun aliĝilo alportas bazajn sciigojn pri tiu aranĝo. Detalan informilon ricevos la aliĝintoj.

45

— pàgina 13 del PDF —

Kun la aprila Monata Cirkulero vi ricevos detalan informilon pri la kurs-sesio de Internacia Feria Altlernejo. Sed vi jam sciu la datojn de la antaŭviditaj kursoj, por povi rezervi en viaj ferioj semajnon por la Chaux-de-Fonds: 29an de junio — 4an de julio: Meza kurso de esperanto. Instruos Perla Martinelli 6an de julio — llan de julio: Meza kurso de esperanto. Instruos Giorgio Silfer 13an de julio — 18an de julio: Kion kaj kiel instrui en dekvespera esperanto-kurso. Instruos Claude Gacond 21an — 26an de julio: Elementa kurso de esperanto. Instruos Claude Gacond 28an de julio — 2an de aŭgusto: Intimiĝo kun Ĵuraso. Instruos Claude Gacond 10an de aŭgusto — 15an de aŭgusto: Meza kurso de esperanto. Instruos Perla Martinelli. Kaj: Esperanto-literaturo. Instruos Giorgio Silfer – 17an de aŭgusto — 22an de aŭgusto: La pola epopeo ““Sinjoro Tadeo””. Instruos Walter Zelazni Verŝajne en la sekvanta semajno: kurso pri lingvistiko. Instruos Jouko Lindstedt

21-22-23ajn de septembro: Charles Baudoin kaj lia psikologia verko. Instruos Claude Piron

Esperanto-Klubo de Amikeco.

Ĉiu, kiu ekkonis Esperanton, bone scias, ke ĝi estas ne nur internacia lingvo, sed ankaŭ la ideo de amikeco kaj de reciproka helpado inter homoj de diversaj nacioj.

Por disvastigi tiun ĉi ideon, ni — geknaboj el Varsovio, el la urbo, kie naskiĝis Esperanto, kreis Internacian Esperanto-Klubon de Amikeco por lernejanoj.

Ni elkore invitas vin al nia klubo!

Se vi estas knabo aŭ knabino inter 9- kaj 18-jaraĝa, vi povas fariĝi membro de nia Klubo. Ankaŭ grupoj de geknaboj povas esti membroj.

Por personoj pli aĝaj ol 18 jaroj ni antaŭvidas la titolon: Amiko de la Klubo.

La membreco estas senpaga. Oni devas nur plenumi jenajn kondiĉojn:

1. Sendi al la klubo plenigitan deklaracion kaj du fotografaĵojn. 2. Skribi minimune kvarfoie en la jaro leterojn al la klubo. 3. Partopreni (se estos kondiĉoj) klubajn aranĝojn, konkursojn ktp.

Membroj de nia Klubo ricevos kluban atestilon (Amikoj ankaŭ — sed specialan). Ĉiu Amiko kaj klubano ricevos niajn grupajn leterojn. Post la tria letero de vi, ni skribos vian nomon en la letera adresaro.

En viaj leteroj vi povas priskribi vian landon (urbon), ĝian historion, legendojn, kutimojn ktp. Via letero estos publikigata kun la aliaj kaj tiamaniere kreiĝos la grupa letero.

En estonteco vi ricevos ankaŭ la kluban insignon. Krom tio nia Klubo intencas aranĝi ĉiujare internacian renkontiĝon.

Ni esperas, ke vi decidos esti membro (aŭ Amiko) de nia Klubo, ke niaj kontaktoj estos por ni tre interesaj kaj utilaj, ke ni pli bone konatiĝos, ke ni fariĝos Veraj amikoj.

46

Korespondi deziras.

Studento 19-jara deziras korespondi kun tuta mondo. Jiri Ŝilc, Jankovice 166, CS-687 04 Traplice, Ĉeĥoslovakujo.

Deziras korespondi kaj interŝanĝi bildkartojn Lembit Pukk, Pk. 22, SU-202020 Kohtla-Jarve 3, Estonio, Sovetujo.

Brazila 15-jara knabo deziras interŝanĝi poŝtmarkojn kun ĉiu lando. Wagner Arneiro, Praca Nacoes Unidas 94/1004, BR-27400 Barra Mansa, RJ.

Pluraj lernantoj deziras korespondi kun tuta mondo. E-klubo de Ikuno Altlernejo, Ŝindo 1-552, Macubara-ŝi, Japanio.

Studentaj junuloj liceaj deziras korespondi kun gesamideanoj pri ĉiuj temoj. Tommasi Nicola, ĉe Instituto ““Giberti””, Via Bacillieri 1, I-37139 Verona, Italujo.

Gestudentoj deziras korespondi kun la tuta mondo pri ĉiuj temoj. Adreso: Universitato CEUB, Esperanto-Kurso, EQN-707/907, BR-70740 Brasilia (DF), Brazilo.

Ĉe mia lernejo laboras Klubo de internacia amikeco. Ni respondas kun infanoj de aliaj landoj, ni lernas iliajn popolajn kantojn kaj dancojn. Nia urbo situas 100 km sudoriente de la ĉefurbo Praha. KMP, Vera Ŝramkova. Buttulova ul. 74, 58301 Chotŝbof, Ĉeĥoslovakujo.

Multajn diversaĝajn gekorespondantojn por siaj multaj E-kursanoj (14-40- jaragaj) bezonas F. Navarro, Str. Calixto II1-36, Valencia 8, Hispanujo.

Junulino deziras korespondi tutmonde pri ĉiu temo. Angele Varkauskas, a/d 257, SU-233000 Kaunas, Lietuva, Sovetujo.

Junulo deziras korespondi tutmonde ‘pri ĉiu temo. Valerijus Rudzinskas, SU- 234442 Stakiai, Lietuva, Sovetujo.

Junulo 18-jaraĝa deziras korespondi pri ĉiu temo kaj interŝanĝi gramofondiskojn kaj kasedojn kun pop-muziko. Jozef Kubanda, Pionierov 4, CS-036 Ol, Martin, Ĉeĥoslovakujo.

17-jara studentino deziras koespondi kun geknaboj el aliaj landoj. Nepra respondo. Rossana del Valle Alcocer, San Jose 1197, RA-3000 Santa Fĉ, Argentino.

Svedaj gekomencantoj 15-jaraj deziras korespondi tutmonde per bildkartoj. Skribu al: Esp-kurso, Kungshogskolan, S-341 00 Ljungby, Svedujo.

28 Esperanto-gelernantoj, precipe studentoj 18-30-jaraĝaj, deziras korespondi

47

— pàgina 14 del PDF —

kun tuta mondo pri ĉiu temo. Grupo Esperantista, Barancalle Barena 7, Bilbao 5, Hispanujo.

Geknaboj 11-jaraĝaj deziras interŝanĝi bildkartojn tutmonde. Esperantistaj Gelernantoj Instituto Rosmini, Via G. B. Piazzetta, I-20139 Milano, 7talujo.

18-jarulino deziras korespondi kun tuta mondo, ŝatas bestojn, precipe hundojn, kaj estus feliĉa ricevi bildkartojn pri ĉiuj hund-rasoj: F-ino Rosa Aukstikalniene, J. Janonio 27, SU-235250 Pasvalys, Litovujo, Sovetujo.

Robert Alberg, 12 Kraus St., Tel Aviv, /sraelo, serĉas korespondantojn por sia klaso de 11-13-jaraĝuloj kiuj lernas Esperanton en akcelita klaso.

Leteroj.

Estimata sinjoro Sonnabend,

““Leginte en IPR n-ro 2 1979 la artikolon pri la ““In-problemoj””, mi konstatis ke ĝi estas nova pruvo de la supereco de Esperanto al naciaj lingvoj!

Kial? Nu, s-ro Maitzen prave konstatis ke en Esperanto, same kiel en la naciaj lingvoj la femalaj vortoj deriviĝas de la masklaj, do supereco de la viroj al la diskriminaciitaj virinoj! Fi!!

Li donas la ekzemplon de TEJO, kie oni tial prefere parolas pri la viroj kaj la inoj, por montri la seksan egalecon.

Sed ĝuste en TEJO estas multaj fraŭlinoj. Ĉu ili neniam konsciiĝis pri sia supereco al la derivitaj fraŭloj?

Maskla vorto kreita el femala vorto estas unikaĵo, kiu miascie ekzistas nur en Esperanto kaj ne en iu ajn nacia lingvo!””

Altestime

Elsa Otto

48

Aŭstralujo Aŭstrujo Belgujo Brazilo Britujo Bulgarujo Danujo Finnujo Francujo

F R Germanujo Grekujo Hispanujo Hungarujo Islando Israelo Italujo Japanujo Jugoslavujo Luksemburgo Kolombujo Koreujo Malagasujo Nederlando Nordameriko Norvegujo Nov-Zelando Polujo Rumanujo Sanmarino Sovetujo

Sud-Afriko Svedujo Svisujo Venezuelo

Ĉeĥoslovakujo Ĉinujo Germana D R Irano

Jemena PDR Kubo Singapuro Zairujo

SEKCIESTROJ DE LA LIGO

Jean Lehane, 2A Harms st., Toowomba, Queensland 4350

Ernst Rixner, Kleingasse 6, 18/8/13, A-1030 Vieno

E. Van Damme, Albert-I-straat 44, B-1750 Schepdaal

Elvira Fontes, C. P. 5888 Sŝo Paulo

Hilary Chapman, 7 Fairacre road, Barwell, Leicester LE9 8HH Aleksiev, N.B., kv. Istok, blok I, vh II — Sofio

Lis Thune, Brembŝrvanget 15, DK-2650 Hvidovre

Pentti Jarvinen, Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82

Fredĉric Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont Helmut Sonnabend — In den Horstwiesen 42 — 315 Peine

K. Koliopoulos, Plateia Pagratiou 5, strato Pyrou 28, Ateno (506) Francisko Zaragoza Ruiz, Coll. Nacional, Callosa de Segura, Alicante Zsuzsa Barcsay, Bem Kp. 25/b, H-1011 Budapest

Baldur Ragnarsson, Sogavegur 170, Reykjavik

Reuven Alberg, str. Kraus 12, Tel-Aviv, Ramat Aviv

Catina Dazzini, C. P. 22, I-54100 Massa, pĉk. 22-2883

Fusakugu Kido, Gamon Higashi 6-51, Kosigaja Saitama 343 Miodgrad Stojanoviĉ, Duruntorska ul. 2:IV-32, YU-11000 Beograd Robert Hoeneger, 4 rue des Charbons, Esch sur Alzette

Manuel Angel M., Apartado Aĉreo 50179, Medellin

Eugene Raveloson, B P 127, Antananarivo

Oene Hoekstra, Frederikslaan 47, NL-1871 SB Schoorl

John L. Lewine, West Stockbridge, MA 01266

Elna Matland — Brekkev 50 — 4200 Sauda

Gvenda Sutton, 1 Wood street, Upper Hutt

Stefania Pakalska, Marszalkowska 53, m. 50, PL-00-676 Warszawa

Marina Michelotti, via 25 marzo 73, I-43031 Repubblica di San Marino Johannes Palu, Solme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV

Nikolaj Starodubĉev, Poŝtrestante, SU-340047 Doneck

Axel von Blottnitz — Marcolaan 8 — 1710 Florida Glen

Olle Olsson, Bantorget 3, S-22229 Lund

Jean Jacques Lavanchy, Tramĉnaz 21, CH-1814 La Tour de Peilz Esteban E. Mosonyi, Apartado 61500, Chacao, Caracas.

IZOLITAJ MEMBROJ

Karel Kraft, Zupanovice 49, CS-26214 Hrimezdice Okr. Pribram Lu Chien-bo, Szechuan Universitato, Chengdu, Szechuan

Till Dahlenburg, str. d. DSF 13, DDR-2722 Brŭel

M. Saghafian, Ŝiras ave., Emdadi st. 22, Vanak, Teheran 19 Jozefo Megyeri, Al-Gomhouriyeh Hospital, Khormaksar, Aden Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila

Hongi Liao, apt. blk. 14, 2809 H, Eunos Crescent, Singapuro 14 Antoine-Samuel Ngangu, B P 13, Lukala, Nkandu

— pàgina 15 del PDF —

ESTRARO DE ILEI

prezidanto rektoro Helmut Sonnabend, In den Horstwiesen 42, D-3150 Peine, F. R. Germanujo vicprezidanto — direktoro Johano Ingusz, Liget ut. 40, H-1102 Budapest X, Hungarujo sekretario d-ro prof. Mario Dazzini, C. P. 22, I-54100 Massa, Italujo vicsekretario prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante, Hispanujo kasisto Olle Olsson, Bantorget 3, S-22229 Lund, Svedujo

KUNLABORANTAJ ORGANIZOJ

FIMEM Fĉderation Internationale de Mouvements d”Ecole Moderne SAT Sennacieca Asocio Tutmonda

UEA Universala Esperanto-Asocio |

Unesko Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO — IPR organo de

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj — ILEI en rilatoj de reciproka informado kun Unesko, kategorio C

aperas trifoje jare

redaktas — Helmut Sonnabend, In den Horstwiesen 42, D-3150 Peine, FRG poŝtĝirkonto — Stockholm 682-117-7 ILEI, Bantorget 3, S-22229 Lund, Svedujo jarabono — 20 svedaj kronoj

la abonprezon oni pagu al la landaj sekcioj de ILEI

nemembroj de ILEI pagu al la supre indikita poŝtĝirkonto

IPR 1980/3

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

IPR

Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

ILEI

10-a jarkolekto N-ro 3, 1980

Edistudio, Pizo, Italujo

— pàgina 2 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO n-ro 3 — 1980

ENHAVO

Kelkaj rimarkoj de la redaktoro pri tiu ĉi IPR-numero ……….. Inaŭguro kaj kelkaj rezultoj de la 14-a konferenco en Malto:

Mesaĝo de la ŝtatprezidento al la konferenco Salutletero de la Ĉina Esperanto-Ligo SalutodeTejo………………………..:…….. Salutvortoj al la konferenco kaj gastoj (prezidanto) …………. Edukado-ĝiaj tendencoj kaj la intencoj de ILEI — festparolado —…. Parolado de lia ekscelenco la ĉeffuĝisto profesoro J.J. Cremona okaze

de la malfermo de la 14-a konferenco

sr ..srs.s.rrss.srss.:ssss.setrss..s

Grava propono de la 4-a studgrupo de 14-a ILEI-konferenco en Malto. Metodika kaj didaktika servode ILEI …………………. Al la Eŭropa parlamento: Memorando de ILEI pri la lingvo Esperanto — ekzemplo por similaj agadoj enlamondo ….:……… Kiel niaj sekcioj laboras: Franca sekcio………………..-.-:.—.-:-…–..: Belga sekcio — Labordokumento por la estraranoj de F.E.L. … Niaj legantoj opinias, raportas ……………..—:–.-.-…

presita en la eŭropa komunumaro ĉe «vallerini offset», pisa, italuio

eldonata kaj dissendata de: «edistudio», c.p. 213, i-56100 pisa, italujo

49

51 51 52 52 54

58 59 60 61 61

64 66

67 69

Kelkaj rimarkoj de la redaktoro pri tiu ĉi R-numero.

Estas okazinta la 14-a konferenco de ILEI en Cottonera/Malto de la 24.7. ĝis 1.8.1980. Distance ĝi estis ĝis nun la plej malproksima, aŭgurante estonte forajn konferencojn de ILEI — forajn en la okuloj de la Eŭropanoj. Sed ““Internacia Ligo”” ne nur povas signifi ““Eŭropo-Ligo””. Diris d-ro Zamenhof: Por ke lingvo fariĝu mondlingva ne sufiĉas nomi ĝin tia.

Konsilinde estus ke la mondaj Esperanto-organizaĵoj en komuna interkonsento decidu pri la mondaj manifestacioj. UEA kongresos 1981 en Brazilo kaj tial ILEI restos tiujare en Eŭropo kaj laŭdezire de la 14-a konferenco ĝi estas kunvenonta en Hungario. y

Brila ebleco por niaj gekolegoj el socialismaj landoj, kiuj je certeco ne povos partopreni en Brazilo!

ILEI prave agis, elektante ĉi-jare sian konferencan lokon en Malto kiel la leganto sur la sekvantaj paĝoj povos facile konstati. Nia tiea ILEI-sekcio praktikadis niajn celojn: demonstri la internacian valoron de nia lingvo: sindone, ofereme, lerte kaj vere amikece. Mi nur bedaŭras, ke multaj sekcioj neglektas niajn manifestaciojn: Esperanto plene ruiniĝos kiam la sekcioj naciiĝos!

La estraro de ILEI kaj vizitintoj de la 14-a konferenco en Malto alstrebas kunveni en 1982/83 (t.e. dum kristnaska/novjara tempo) en Aŭstralio dononte la ŝancon al niaj gekolegoj el la pacifika zono senpere kontribui nian laboron.

lom pli da atento mi rekomendas al nia konferenca rezolucio, kiu kiel kutime iros diverslingve tradukita al ĉiuj penseblaj instancoj en la mondo: ni instruistoj — uzantaj la Internacian Lingvon kaj ligitaj en ILEI — konstante kaj borante tuŝu la verajn problemojn en edukado kaj lernado, proponu ĉiam konkretajn novajn vojojn kaj estu pretaj kunlabori. Tial ankaŭ la letero al S-ro Bow — la Ĝenerala Sekretario de UNESKO. Pri la ““Nova Skribo”” nia kolego Mirko Marcetta, verkos artikolon aperonta en IPR n-ro 1/1981.

Alia grava manifestacio de nia volo estas nia memorando direktita al la Eŭropa Parlamento (por ekstereŭropaj legantoj: la grandstila multekostaprovo kaj eksperimento surbaze de ses lingvoj unuigi malgrandan parton de Eŭropo). Ĉiuj 410 membroj de la parlamento ricevas nun esperantlingve kaj nacilingve la memorandon kaj aldonita letero petas respondon. Mia ideo estas, ke vi konsideru la eblecon apliki ĝin en via regiono — kompreneble en modifita formo.

49

— pàgina 3 del PDF —

Ĉiu IPR — mi esperas — posedas sian propran valoron, tamen menciindaj estas tri kontribuaĵoj:

Unu donos impreson pri la laboro de 4-a studgrupo de la 14-a konferenco en Malto. Geinstruistoj, laŭnome listigitaj en la raporto, jam estas la kerno de nova laborgrupo. Kontaktinda kaj kontaktebla kolegino estas: s-ino Pia Rolando-Incoronato, Via Panoramica 63, I-800 56 Ercolano. Speciala artikolo aperos en la venonta numero de IPR.

Alia rimarkinda raporto estis sendita el Francujo/Gresillon. La franca sekcio efektivigas mirindan instruan laboron — nepre subtenenda!

La belga sekcio kompilis modelan laborplanon el kiu estas elektitaj kelkaj ekzemploj. Kiu deziras la tuton, bonvolu sin turni al la sekcio.

Plue la redaktoro informas, ke pro limigita loko en IPR respondaj artikoloj kaj opinioj pri la supersigno aperos en la venonta numero.

La prezindanto de ILEI aldonas: Nia mondvasta agado konsumas niajn kotizojn kvankam la estraro multe mem financigas siajn kunsidojn. Do, ni ne akumulas la monon. Nia ĉefa financa fonto estas nia IPR — ĝi kostas 22 svedajn kronojn jare kaj inkluzivas ĉiujn membrajn kotizojn. Ni nombras proksimume 1 500 membrojn: la abonlisto por 1980 informas vin pri nia financa stato. Estas granda plezuro esti prezidanto de tia komprenema ligo.

Tamen!

Membroabonantoj de IPR 1980- stato Julio 1980

Argentino 1, Aŭstralio 4, Aŭstrujo 17, Belgujo 2, Brazilo 11, Britujo —, Bulgarujo 5, Danlando 1, Finnlando 31, Francujo 28, Germanujo 23, Grekujo 0, Hispanujo 8, Hungarujo 0, Islando 0, Israelo 1, Italujo 170, Japanujo 0, Jugoslavio 0, Kolombio 0, Kubo 0, Luksemburgo 0, Malagasujo 0, Nederlando 69, Norvegujo 9, Malto 5, Nov-Zelando 0, Pollando 31, San Marino 5, Sovet Unio 0, Sud-Afriko 12, Svedujo 30, Svislando 16, Usono 56, Venezuelo 0, t.e. 535-ekzempleroj! Konsideru la paper — kaj preskostojn!

s0

Inaŭguro kaj kelkaj rezultoj de la 14-a konferenco en Malto:

Mesaĝo de la ŝtatprezidento al la konferenco

Ĉe la Kavalira Palaco, Valletta, Malta Nov. 1979.

Estimata s-ro Vella-Bondin,

La Prezidento proponis ke mi, je lia nomo, danku vin kaj la organizan komitaton pro la ĝentila invito al Lia Ekscelenca Moŝto fariĝi Protektanto de la Internacia Kongreso okazonta en Malto venontan jaron.

Mi plezure komunias al vi, ke la Prezidento ĝoje akceptis protekti ĉi tiun Kongreson kaj ĉeesti la oficialan inaŭguron.

Kelkajn tagojn antaŭ la Kongreso, mi sendos al vi kopion de la porokaza prelego de la-Prezidento, por ke oni ĝin traduku en Esperanton, ĝin disdononta al la delegitaro, ĉiam laŭ via deziro.

La Prezidento salutas vin kaj deziras sukceson.

Estimata via, (subskribita: S.L. Demarco) Sekretario de la Prezidento.

Salutletero de la Ĉina Esperanto-Ligo.

Al la 14-a Internacia Konferenco de I.L.E.I.

Estimataj samideanoj, : Antaŭ ĉio bonvolu akcepti nian elkoran kaj varman gratulon okaze de la 14-a Internacia Konferenco de I.L.E.I.

Kvankam ni ne povas persone partopreni en via konferenco, tamen ni alte taksas ĝin. Vi kunvenas en Malto, por refoje montri al la mondo, per faktoj nerefuteblaj, ke Esperanto estas taŭga ilo por pliprofundigi la interkompreniĝon kaj amikecon inter la diverslandaj popolanoj. La tuta esperantistaro ja multe ŝuldas al la esperan-

s1

— pàgina 4 del PDF —

tistaj instruistoj, kiuj faris multe en disvastigado de la internacia lingvo. Vi samas kaj samas, alportante freŝan sangon al la Esperantomovado.

Via konferenco estas grava kaj signifoplena.

Ni elkore deziras al vi grandajn progresojn en via estonta laboro kaj brilajn sukcesojn al via konferenco.

Alipoŝte ni sendos al via organizo unu pecon de la silk-teksita portreto de Zamenhof kiel donacon.

Ĉina Esperanto-Ligo

Saluto de Tejo.

Saluto al la ILEI-konferenco 1980.

En la nomo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo mi kore salutas la ĉijaran konferencon de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

Niaj du organizoj havas similajn celojn; ILEI laboras por disvastigi Esperanton inter lernantoj, TEJO por tion fari inter gejunuloj — do inter lernantoj kaj ekslernantoj. Estas logike, ke ni bone rilatu unu kun la alia (kaj mi kredas, ke ni tion faras) kaj estas dezirinde, ke ni starigu pli proksiman kunlaboron. En tiu rilato estas notinde, ke TEJO kreis en 1979 estraran funkcion pri edukado, kaj starigis eldonagadon pri simplaj instrulibroj kaj legolibroj taŭgaj por junuloj. UEA enkondukis fine de 1979 favoran oferton por novaj junaj membroj malpli ol 18-jaraj. Ĝi tion faris laŭ rekomendo de TEJO. Ĉio ĉi signas niaflankan konstaton pri la graveco altiri pli junajn komencantojn al la Movado.

Viajn laborojn motivu firma konvinko pri tiu nepra neceso efike instrui al junuloj Esperanton. Sukceson en viaj diskutoj kaj bondezirojn por agrabla kaj utila konferenco.

Stefan MacGill Prezidanto de TEJO

Salutvortoj al la konferenco: parolas Sonnabend:

Sinjoro profesoro Kremona, prezidento de la Alta Kortumo de Malto.

Honoraj reprezentantoj de la ŝtato, estimataj gastoj, karaj geamikoj,

De la 15-a ĝis la 18-a de Februaro ĉi-jare vizitis vian ŝtaton la Generala Direktoro de UNESKO, sinjoro M’Bow.

Li estis akceptita de vi, sinjoro prezidento, konsultis sinjoron Mintoff, la ministroprezidenton kaj membrojn de la registaro.

Interalie estis diskutataj la problemoj de la restaŭrado kaj konservado de la unikaj kulturaĵoj de la insulo.

S-ro Bow eksplikis:

32

————

Malto, situanta en la koro de la Mediteraneo, renkontiĝa punkto inter Eŭropo kaj Afriko, estis ĉiam lando de gastamo, krucvojo de intertrafiko.

Li ankaŭ diris, ekskursante en vian historion, ke en tempospaco de sesdek jarcentoj la insulo estis vidanta ekstreme vastajn diversajn popolojn alvenantaj kaj forirantaj:

Bizancanoj, araboj kaj Normanoj kiuj alterne okupis la insulon kaj profunda impreso estis postlasita per la Kristanismo kaj Islamo.

La Ĝenerala Direktoro aldonis:

““Kiel rezulto nek estas urbo nek vilaĝo la fiereco sola; t.e. evidente admirindaj monumentoj, fortikaĵoj, vilaoj, tomboj aŭ katakomboj.

En la antikva ĉefurbo Mdina la Araboj, la Normanoj kaj sennombraj feŭdaj lordoj konstruis pompajn palacojn””.

Li daŭrigis, ke la nobeloj de la ordeno de St. John konstruis grandegajn areojn da fortikaĵoj ĉirkaŭ la insulon en implikaj labirintoj de remparoj, bastionoj kaj eksteraj fosaĵdeklivoj.

La katedraloj kaj preĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj estas la atestoj, fenomena ondo de kultura evoluo aŭ la talento de la Maltaj artistoj kaj metiistoj.

Tiam s-ro Bow listigis viajn kulturajn zorgojn:

Multaj majstroverkoj estas en danĝero. La detruoj per la tempo kombine kun la damaĝo kaŭzita per la homo videbliĝas en nombro da lokoj, da konstruaĵoj kaj artaj laboroj estas devalorigitaj.

Ekz. La Hypogenum en Hal Saflienitia raraĵo en la tuta mondo-: estas necese strikte kontroli la temperaturon kaj humidon por elimini algojn kaj likenojn kiuj konstante atakas la kolorajn dekoraĵojn.

En Mdina parto de fortikaĵo enviciganta la palacon de Viheno kolapsis kaj minacas la tutan strukturon.

En Gozo elfosaĵoj estis komencantaj por ĵeti novan lumon pri la rolo de Malto kiel renkontejo de la mediteranea kulturo.

Fortikaĵo St. Elmo, triumfo de militistara baroka kulturo devas ŝubmeti sin al grandega noviga operacio.

S-ro Bow diris, ke UNESKO entreprenas serion da paŝoj por protekti viajn kulturaĵojn.

Ankaŭ invitis la Ĝenerala Direktoro internaciajn organizaĵojn dediĉi ilian atenton al la giganta tasko savi kaj konservi la grandan kulturan heredaĵon.

Estas hazardo ke nia Ligo venas konferenci en via ŝtato samjare kun la vizito de s-ro Bow, sed ne estas hazardo ke nia Ligo realigis ĉi-jare sian konferencon en Valletta.

Nia konferenco koincidas kun la intencoj kiuj gvidis la Ĝeneralan Direktoron de Unesko al Malto. La demando pri via edukada sistemo, via kulturo ne nur interesas nin sed ankaŭ apartenas al nia celo: Edukado al estimo de la homo kaj interkompreniĝo inter la popoloj.

Se ni volas eduki niajn infanojn laŭsence de nia celo ni devas mem veni por studi vian landon, vian popolon kaj vian kulturon. Instruistoj volonte instruas, tio estas ja ilia profesio, sed sincere dirite tie ĉi ni volas esti viaj gelernantoj por lerni de vi.

53

— pàgina 5 del PDF —

Edukado — ĝiaj tendencoj kaj la intencoj de ILEI

-festparolado-.

Helmut Sonnabend

Ekde tiam kiam la homo ekestis en la mondo li okupiĝas pri edukado kaj la literaturo pri ĝi estas verŝajne la plej abunda. Ĉu estas pensebla homo sen edukado? Kaj permesata estu la demando, ĉu homo sen edukado estus vivkapabla?

Sed kio estas edukado?

La respondo al tiu ĉi demando ne estas tiel facila kiel ĝi estas starigita.

Estas ja la tasko de la homo eduki la homon kaj per tio estas dirite, ke la edukado ne nur rilatas la infanon, la homo estas celo de ĉia edukado.

La homa socio abundas per la diversaj edukperceptoj. Edukado ekvivalentas en la germana lingvo al ““Erziehung”” kaj baziĝas sur la verbo ““ziehen””, esperantlingve “tiri”. Tio signifas oni tiras la infanon.

Kien?

Certe tien, kie la edukisto mem staras.

Alie dirite, al kiu bildo li edukas?

Neniu povas eduki, sen havi proprajn valorimagojn.

En la antikvo estis la idealo la helena homo — la unuiĝo inter korpo kaj spirito, aŭ la antikva homo, interligo inter greka kaj romia epoko, strebante humanisman koncepton, ]

la kristana homo, kies baza motivo estas la amo al la homo, la islama homo, kies unu baza kolono estas la malavaro al malriĉuloj,

la hinduista homo, kies devo estas ami kaj savi ĉiajn vivantaĵojn,

la budista homo, neglektanta la realan mondon kaj serĉanta la nirvanon,

la socialisma homo, kiu turnas sin kontraŭ la ekspluato de la homo per la homo,

la komunisma homo strebanta krei nur unu homan klason kaj dirante, ke nur la reala mondo povas doni al la homo la feliĉon,

la demokrata homo, kiu post diskutado kaj argumentado aprobas la decidon de la plimulto ĝusta.

54

— ==-—w

Nun ni havas la plej diversajn homojn: kristanajn, islamajn, hinduistajn, budistajn, socialismajn, komunismajn kaj demokratajn kaj certe estas ankoraŭ dekoj da nuancoj.

Por mi leviĝas la demando:

Kie estas la homo — la homo per si mem?

La fama poeto Schiller poemis: La homo estas libera eĉ tiam, kiam li naskiĝis en ĉenoj.

Ni riguardu iom lian liberecon!

La homo tre forte dependas de la socio, en kiu li vivas.

Li estas ankaŭ verko de ĝi.

Li devas fari kaj lasi, kion la socio postulas de li.

Vaste dependas la socia homo de la de li ektrovanta socia strukturo. Ĝi gravuras la homon al angla aŭ germana, hinda, franca, usona, sveda ktp. fizionomioj.

Ne nur la lingvoj disigas la homojn, sed ankaŭ tre gravaj estas la diversaj moroj kaj kutimoj, kiuj fremdigas la homon al la alia.

Ankaŭ la naturo destinas la homon: malsato, soifo, malsanoj, pluvo, sekeco, malvarmo, diversecoj de la pejzaĝoj submetas lin kaj li faras tion, kion la naturo de li postulas.

Sed fine tiu homo — tiu plej stranga estaĵo, tiu unikaĵo — tiel dependanta de la

naturo kaj socio estas kiel Pestalozzi profunde konstatis ankaŭ verko el si mem.

Jen li estas en la senco de Schiller vere libera!

Nenia sklavado, nenia enpenetrado en lian personecon, nek turmentadoj, nek sciencaj metodoj por deformi la menson kaj spiriton, neniaj psikiatriaj metodoj pere de drogoj kaj medikamentoj kapablos detrui la kernon de lia libereco: la homan

dignon!

Jes, oni kapablas influi la homon, ke li diru tion kaj tion, oni devigas la homon, konfesi ĉion, kion oni volas aŭdi de li.

Historiaj ekzemploj abundas.

Tamen! La digno de la homo restas netuŝebla. Oni povas mortigi ĉion en la homo sed neniam lian dignon.

La digno de la homo jam ofte ofendita, puŝita, vundita kaj tretata estas la garantio por la homo ke li estas homo. La homa digno devas esti elirpunkto de ĉia edukado. Tiu homa digno estas la bazo de ILEI por ĝiaj edukaj klopodoj, ĉar tiu digno estas nek ŝtata, nek politika aŭ religia, nek genta, rasa, nek komunisma, socialisma. La digno de la homo ne estas riĉa aŭ malriĉa — ĝi estas nur homa — en tiu ĉi punkto la homoj neniam distingiĝas.

Kiu edukado estas nun adekvata al la homa digno? Ĉu tiu, kiu respektas la propran volon de la infano? Kaj surbaze de tiu ĉi respekto helpi evoluigi ĉiujn flankojn de la personaj talentoj?

La demando implicas la respondon.

La infano devas esti subjekto de la edukado, ne ĝia objekto.

Helpi venki individuajn malfacilojn, komprenigi la homan dignon, lernigi estimi ĝin kaj veki la volon trovi la propran destinon, tio estas bazaj principoj ne rezigne-

35

— pàgina 6 del PDF —

blaj por nia Ligo.

Edukado same signifas direkti la elvolviĝon de ĉiuj fizikaj, moralaj kaj intelektaj kapabloj.

La edukado celas la kleran homon, kiu kapablas, per ĝusta uzado de akiritaj scioj, klare juĝi kaj bone taksi la aferojn.

Ĉiu popola socio evoluigis sian edukan sistemon kaj ILEI ne intencas agiti kontraŭ ĝi.

En nia Ligo membriĝis 33 landoj kaj ok landoj estas reprezentitaj per izolitaj membroj.

Ni estas ligitaj kun niaj ŝtatoj kaj obeas iliajn leĝojn, ni amas niajn popolojn, ni ne volas distingi nin de nia socio, ni ĉiuj havas nian politikan konvinkon, ankaŭ nia religia kredo ne estas unueca, eĉ rase ni estas diversaj, tamen unuigas nir-la volo al solidareco kaj unu vorton ni ne konas inter ni, la vorton diskriminacio.

Do, ILEI ne intencas ŝanĝi aŭ modifi naciajn, gentajn, sociajn aŭ religiajn eduksistemojn, sed ĝi volas aldoni pluan aŭ la mankan dimension: la dimensio de la internacieco.

Kompreneble tiu ĉi tasko kaj samtempa limigado al ĝi ne malhelpas nin, tie levi nian voĉon, kie estas malatentata la digno de la infano — tiucele ILEI konsideras sin — advokato de la infano.

La pretendo de la homo garantiti sian Homan Rajton estu de ni senkompromise defendata.

La ““Homaj Rajtoj”” proklamitaj fare de la Unuiĝintaj Nacioj estas la akiraĵo ĝis nun ne atingita en la historio de la homaro.

Tiuj rajtoj — la bazo de ĉiu edukado — ne estas donacitaj, ili estas alnaskiĝintaj kaj ne fordoneblaj rajtoj, sendepende de ĉio kaj ĉiu.

Homa digno kaj homaj rajtoj estas la kolonoj sur kiuj ILEI konstruas sian eduksistemon.

Konscia internacia edukado estas manko en niaj ŝtataj instruplanoj. Ekzemple en Germanio oni povas legi en la direktivoj pri la instruado de la angla lingvo: ““Necesas internaciaj kontaktoj, kaj la gelernantoj akiru la kapablon paroli duan lingvon.

Pro kaŭzoj de la utileco tio devus esti la lingvo kum la plej granda vastigado, — do, la angla.

Per la lernado de la angla lingvo la infanoj ricevos la eblecon al kontaktoj kun homoj de aliaj nacioj.

Ili disvastigas per tio sian spertan horizonton kaj tiel akiros pli gravan antaŭkondiĉon: por la internacia kompreniĝo fariĝi respondecaj civitanoj”.

Nur laŭ la intensa instruado de la angla lingvo en la lernejoj de la mondo ĝi jam devus esti plena de respondecaj civitanoj.

La vera praktiko ja estas, ke en Eŭropo dominas kvar lingvoj: la angla, la germana, la franca kaj la rusa.

Apogi kaj preferi nur ilin estus vera diskriminacio kontraŭ miliardoj da homoj.

Homaj rajtoj kaj homa digno postulas pli vastan internaciecon.

Nia eduka tasko estas komprenigi al niaj infanoj la efektivajn multtavolajn pro-

56

blemojn.

Ni internaciaj instruistoj devas zorgi por pli granda sinalproksimiĝo inter la lernejoj, klasoj, infanoj de la mondo.

Ne plu estu sensacio kiam itala lernejoklaso renkontiĝas kun hispana, sed fariĝu kutimo, ke malta klaso havu kontakton kun klaso en Zairio, ke infanoj en Francujo korespondu kun infanoj en Pekino, gelernantoj en Teherano skribu al infanoj en Tel-Avivo, ktp. ;

Per tute simplaj konkretaj kontaktoj la infanoj /ernu, ke ĉiuj popoloj havas la saman rajton por vivi kaj evolui en propraj limoj.

Se estas amikaj kaj intimaj rilatoj inter infanoj el Germanujo kaj Vjetnamujo la infanoj lernas, ke homoj de la alia popolo havas alian pensmanieron.

La dua paŝo por la instruisto: Li komprenigu, ke komoj de aliaj popoloj posedas sian propran valoron.

La internacia instruisto de ILEI nodu tuj kontaktojn inter sia klaso kun klaso en Hindujo kiam li aŭdos pri malsatmizero.

La infanoj lernu tuj solidariĝi kun infanoj en la mondo suferantaj mizeron.

Kiam la infanoj ekz. en Massa ekscios pri la nesufiĉa lerneja ekipo en Tananarivo ili eble iniciative ekagos por mildigi nesufiĉecon.

Internacia edukado veku la senton de infanoj el evoluintaj landoj al solidareco kun infanoj de evoluantaj kaj evoluontaj landoj.

Sed ankaŭ la simpla infana vivo estu en la kadro de internacia edukado. ILEI helpu la infanojn fondi delegitan reton en kiu infanaj ambasadoroj peru dezirojn pri Ŝporto, turismo, tekniko, diska muziko, lernejo, infana vivo, ktp.

Tiu vojo al vasta internacieco necesas alian fremdlingvan lernsistemon.

Lernante la anglan lingvon, mi lernas pensi angle sed ne internacie, kaj tio validas por ĉiuj naciaj lingvoj.

Mi nomis kvar dominantajn lingvojn en Eŭropo, sed al la angla, franca, germana kaj rusa lingvoj — pro justeco ni aldonu la ĉinan, proksimume parolas ĝin unu miliardo da homoj.

Kvin-lingva mondo ankaŭ ne servus al internacieca mondo.

Kie estas la solvo?

Ni aŭskultu kion rezoluciis la Ĝenerala Konferenco de UNESKO en Montevideo en la jaro 1954:

… diskutinte la raporton de la Ĝenerala Direktoro pri la Peticio favore al Esperanto,

notas la rezultojn atingitajn pere de Esperanto sur la kampo de la intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj del” mondo,

rekonas, ke tiaj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de UNESKO.

La internacia Ligo varme aprobas la rekonon de UNESKO. Ĝi elektis pro siaj internaciaj rilatoj kaj kiel interna komunikilo la lingvon Esperanto.

ILEI estas konvinkita, ke ĝi per tiu ĉi lingvo povas kontribui al vera internacia edukado.

7

— pàgina 7 del PDF —

Perhelpe de Esperanto la infanoj evoluos al mondcivitanoj sen perdi sian nacian identecon.

Mi finu mian prelegon per vortoj de Ivo Lapenna, prezidanto de UEA ĝis 1975:

La homa socia naturo montras hodiaŭ tri ĉefajn aspektojn, kiuj respondas al la tri fundamentaj kadroj de kunvivado: la regiono, la nacio, la homaro.

Al la du unuaj aspektoj respondas du diversaj lingvoj: la loka dialekto kaj la literatura lingvo. Al la tria aspekto povas respondi nur neŭtrala, supernacia lingvo.

Kaj li absolute pravas, kiam li aldonas: ju pli la homaro manifestiĝas, des pli vaste la Internacia Lingvo estos uzata.

Mi deziras inversigi la konstaton: Ju pli vaste la Internacia Lingvo estos uzata, des pli klare ni atingos nian adukan celon: la manifestiĝon de la homaro.

Parolado de lia ekscelenco la ĉefjuĝisto profesoro J.J. Cremona okaze de la malfermo de la 14-a internacia konferenco de la esperantistaj instruistoj ĉe la mediteranea centro por la konferencoj, Valletta, vendrede, la 25-an de julio, 1980.

Mi deziras komenci dirante al vi ĉiuj, esperantistaj instruistoj, kiuj el la tuta mondo renkontiĝas unuafoje en nia insularo, ke mi tutkore bonvenigas vin. Mi pensas ke mi nek uzas senutilajn vortojn nek fanfaronas pri mi mem aŭ pri mia lando, se mi aldone diras al vi, ke tiu ĉi lando ĉiam estis mondfama pro la afabla bonveno kiun ĝi scias doni al ĉiuj alilandanoj kiuj vizitas ĝin. Efektive mi diras tion ne nur laŭ mia malforta atesto, sed ankaŭ laŭ tiu forta kaj estara elokventa atesto, kiun oni povas trovi en unu el la plej elstara verkistoj de la antikva epoko, la Evangelisto Sankta Luko. Kiam en la jaro 60 post Kristo, la Apostolo de la Gentoj Sankta Paŭlo kune kun li kaj aliaj vojaĝis al Romo sur roma velŝipo, kiu en terura ŝtormo disrompiĝis sur la rokoj de nia lando, Sankta Luko sentis, ke li devas memorigi por ĉiam en la Agoj de la Apostoloj la bonvenon kiun niaj prapatroj donis al tiu maristo kaj la tre grandan afablecon, kiun ili montris al li. Mi esperas, ke kiam ĉiu el vi reiros al sia lando devos ankoraŭ atesti, ke en ĉi tiu trajto la Maltanoj ne sanĝiĝis.

Bonvenigante vin mi ankaŭ deziras gratuli vin pro la fakto ke vi, membroj de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj elektis tiujn ĉi insulojn por via 14-a Internacia Konferenco, ĉar en tiu ĉi malgrada lando, oni trovas longan historion kaj noblajn idealojn. Kiel ankaŭ pro la fakto, ke ĝi troviĝas meze de la Mediteranea Maro oni povas diri, ke ĝi troviĝas sur la vojkruciĝo de diversaj civilizacioj. Do mi sincere diras al vi, ke tiu ĉi insuleto estas ankaŭ grava ponto.

Kaj do sekvas la idealo de via Ligo kiu klopodas disvastigi tra la mondo unu lingvon, kiun ĝi tenas ankaŭ kiel ponton inter la nacioj de la mondo. Baldaŭ pasos cent jaroj ekde kiam D-ro Zamenhof kreis kaj prizorgis la internacian lingvon, eĉ supernacian, faritan el naturaj radikoj kaj ankaŭ evoluintan laŭnature. Ĝi estas fonetika lingvo. Hodiaŭ oni ankaŭ trovas sufiĉe grandan kvanton da literaturaĵoj kaj originalaj kaj tradukitaj. La celo de la aŭtoro estis tiel helpi kaj fortigi komunikilojn in-

58

ter la popoloj de la mondo kaj ke riĉiĝu la amo kaj kompreno precipe kie ili entute mankas.

Multaj estas la lingvoj de la mondo. Multfoje ili ankaŭ donas al la nacioj ilian identecon. Ankaŭ tiu ĉi eta lando havas sian lingvon kaj ĝi estas tiu per kiu mi nun parolas al vi. Ni ankoraŭ uzas nian lingvon kvankam nia lando dum la jarcento pro historiaj sortŝanĝoj havis multajn regantojn. Ĉiu amas sian lingvon, eĉ ĉiu estas fiera pri ĝi. Sed mi scias ke via Ligo neniam sonĝas ke ĝi malgrandigos aŭ detruos ĉitiun senton. Kontraŭe ĝi malkaŝe deklaras, kiel devas esti, ke ĝi respektas ĉiujn naciajn lingvojn.

Estis Lytton Strachey kiu diris ke eble la plej mirinda kreaĵo de la tuta homaro estas la lingvo. Kaj mi pensas ke tiu taŭgas ankaŭ kun pli granda forto por la lingvo, kiu provas sin levi super ĉiujn aliajn lingvojn por ke ĝi unuigu ĉiujn naciojn de la mondo. Sed mi aldonas ke la lingvoj tutsole, estas rezultoj tiel mirindaj de la homa saĝeco. Sed tamen se oni rigardas ilin el tute pli vasta vidpunkto, oni trovas, ke finfine ili sukcsas ankaŭ malamikigi la popolojn kaj kelkfoje bedaŭrinde, ankaŭ en la sama nacio.

Kiel juĝisto de la Europa Kortumo pri homaj rajtoj, mi mem spertis tion ĉi en la famaj lingvaj problemoj en Belgio. Mi nun volas preni la okazon por aldoni, ke kiel unu kiu kredas tutkore je la homaj rajtoj ĝojas vidi ke estas la homa digno pri kiu via Ligo deklaras entaŭen marŝi en ĝia eduka laboro kiu disvastiĝas tra la tuta mondo. .

Estas el tiu ĉi vidpunkto ke la lingvo, kiun vi deziras instrui al la tuta homaro atingas sian veran gravecon kiel komunan kaj universlan lingvon, kiu anstataŭ dividi unuigas la homaron.

Do kiel ilo por la unuiĝo en mondo kiu malfeliĉe estas ankoraŭ tiel dividita oni povas diri, ke la estroj kaj la apostoloj de la paco akceptos ĝin.

Unuiĝo kaj paco estas du konceptoj kiuj krom trovitaj sur ĉies lango oni deziras ilin vidi en ĉies menso kaj koro. Ĉar se oni farus tiel, tiom da maltrankvilo malaperus. Kaj la homo kie ajn sin trovus kaj apartenante al kiu ajn popola rango li povus memfide rigardi pli belan kaj pli bonan mondon.

Mi deziras lasi al vi tiun ĉi mesaĝon por ke vi komencu vian utilan laboron dum la venontaj tagoj. Mi tutkore esperas, ke via laboro estos fruktodona kaj mi same esperas ke finfine tiu ci rezulto estu utila por la unuigo kaj paco en la mondo.

Rezolucio de la 14-a konferenco de ILEI

La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kunvenante en Cottonera, Malto, okaze de ĝia 14-a Internacia konferenco de 24.7. ĝis 1.8. 1980 — pritraktante edukadon, analfabetismon en la mondo kaj la kulturon en la Respubliko Malto kaj la mediteramea regiono, — konstatante la nesufiĉecon de edukado al humaneca internaciismo, — konsiderante la multnombrecon de analfabetoj en la mondo,

59

— pàgina 8 del PDF —

— kaj konkludante ke unuflanke pro diverĝeco de la instruado de fremdaj lingvoj kaj aliflanke pro la nekapablo legi, konstante ekestas gravaj homaj problemoj,

proponas:

— por pli vaste disvolvi internaciajn kontaktojn inter lernejaj klasoj plej diversnaciaj uzigi kiel interligon la Internacian Lingvon Esperanto,

.— por mildigi la analfabetismon en la mondo eksperimente elprovi en almenaŭ unu ŝtato en kiu estas alta procentaĵo da analfabetoj la projekton (vidu aldonaĵon) kiu ebligas al infanoj, ekzemple ne havantaj propran alfabeton, skribi laŭsone la etnan lingvon kaj pere de ĝi pli rapide kaj facile lerni lingvan alfabetan sistemon,

— akcepti kaj sekvi la gravan alvokon de s-ro M’Bow, Ĝenerala Direktoro de UNESKO, alporti helpon por savi la plurimiljaran kaj unikan kulturon en Malto kaj tiel ankaŭ kontribui al la konservado kaj evoluado de la kulturaj aspektoj en la mediteranea tereno.

En la nomo de la konferenco la prezidanto de ILEI

Letero al s-ro Bow, Ĝenerala Direktoro de UNESKO.

Tre estimata s-ro Bow!

) La 14-a konferenco de ILEI okazis ĉi-jare de la 24.7.-1.8. 1980 en Cottonera, Malto. Ni rememorigis en nia publika inaŭguro al via vizito en Februaro kaj emfazis viajn vortonn pri la neceseco protekti la unikan kulturon en

Malto.

Via alvoko estas entenata en mia rezolucio rektita al gravaj instancoj en la mondo

kaj distribuita per nia internacia reto.

Alia signifoplene kaj sociograva laborpunkto estis la netolerebla stato de la analfabetismo en la mondo. Nia organizaĵo deziras konkrete kontribui al solvo de la

problemo.

Aldone vi trovos ekzemplojn de diversaj lingvoj kies parolsonoj estas desegnitaj per unu sona alfabeto. Jen estas la ebleco skribi kaj figurigi la sonojn de lingvoj ne

havantaj propran alfabeton.

S-ro Ĝenerala Direktoro, evidentiĝas la reala ŝanco mildigi la analfabetismon. Ne estas eble doni ai vi ĉiujn detalojn de nia projekto, la legado estus pro vi tro tempo-

raba. Tial mi petas vin, doni al mi la okazon esti de vi persone akceptata. Bonvolu informi min kiam mi en Parizo povos viziti vin.

Altestime kaj sincere Helmut Sonnabend

Aldonaĵoj: 1. Rezolucio 2. Ekzemplaj skriboj

60

Grava propono de la 4-a studgrupo de 14-a ILEI-konferenco en Malto

Metodika kaj didaktika servo de I.L.E.I.

Partoprenas al tiu ci grupo; 1) Pederenzini (instruas en elementa lernejo) 2) Codice G. (instruas al plenkreskuloj) 3) Neri Lami Lidia (instruas en elementa lernejo) 4) Incoronato Rolando Pia (instruas al instruistoj en baza lernejo) 5)Montalbini A. Maria (instruas en mezgrada lernejo) 6)Olivieri G. (instruas en elementa lernejo) 7) Signoret (instruas al plenkreskuloj) 8) Uittenbogaard P. (instruas ekster la lernejo) 9) Kovaĉ (instruas en mezgrada lernejo) 10) Codice F. (instruas en mezgrada lernejo) 11) Bolcato L. (instruas per korespondado) La diskuto komenciĝas per propono de P. Uittenbogaard t.e., listigi la jenan: 1) ĝenerala instruado 2) lerneja instruado (elementa lernejo kaj aliaj) a) dum lernejaj horoj b) ekster lernejaj horoj 3) rezultoj, celoj 4) kia metodo (rekta aŭ nerekta) 5) Instruiloj (kiaj, kaj kiu stoko jam ekzistas) 6) Atingebleco de la instruiloj 7)Kiel reprodukti la instruilojn 8)Kiel konvinki la gekolegojn, la gepatrojn kaj la estrojn de la lernejo 9) Varbado | 10) Kiel helpi la landojn en kiuj ne estas esperanta instruado 11) Kion povas fari I.L.E.I. Signoret proponas la forstrekon de la punktoj 9, 10 kaj 11 per voĉdonado, la plejmulto akceptas la proponon. Dum la unua labortago oni elektis la numerojn: 4) kia metodo, rekta aŭ nerekta 5) instruiloj: kiu stoko ekzistas kaj kiaj instruiloj.

61

— pàgina 9 del PDF —

Antaŭ ol diskuti la du punktojn parolas: — Pederzini M. kiu priskribas la funkciadon de la vort-bildkartoj kiujn ŝi uzas en elementa lernejo kaj ŝi donas praktikajn informojn pri ilia uzado — Signoret kiu priskribas la funkciador: de la vitroprojekciiloj — Uittenbogaard kiu parolas pri la gramatikaj memorkartoj kaj Cseh-metodo, ekzemplo de rekta metodo, li daŭrigas dirante, ke en Nederlando ekzistis televida kurso, kies metodo estas laŭ li tro komplika. — Kelkaj el la partoprenantoj en la laborgrupo ne uzas presitajn tekstojn, pretigante persone ĝin por la instruado. Revenante je la kvara punkto, jen la listo de la iloj per rekta aŭ nerekta metodo:

REKTA METODO Esperanto I — Szerdahelyi Esperanto laŭ naturmetodo — P. Dao Esperanto programita sonbendo Junul Kurso — SAT-eldono Esperanto por gejunuloj — G. Taddei Esperanto por infanoj — Solomon Esperanto Kurso per diskoj laŭ la pola metodo Sub la verda standardo — Kortei Skriba kurso de F.L.E. Cseh-Metodo — I.E.I.-eldono — Le Hague — Nederlando Paŝoj al plena posedo — W. Auld

NEREKTA METODO Cours rationnel — SAT eldono – Impariamo I Esperanto — M. Bardini Esperanto: rivoluzione della parola — V. Dall’ Acqua Corso di Esperanto — A. Menabene Por la praktikantoj – Babin – Kultur Domo – Gresillon Jen nia mondo — Fei – Milano – Leerboek Esperanto Zondervan – Leerboek Esperanto — De Korte Instruu vi mem – por memlernantoj

TAŬGAJ ILOJ POR LA INSTRUADO DE ESPERANTO

— Lumbildoj — Diskoj — Sonbendoj

a) por aŭskulti profesoron

b) por aŭskulti lernanton — Bildserioj – por individua laboro — Tombolo — Ansera ludo — Serio da fabeloj por paroligi la infanojn

62

— Kanzonoj

— Poemetoj

— Flanela tabulo

— Demando kaj respondkartoj

PROPONO AL 1.L.E.I. PLI INSTRUILOJ Ke ĝi donu praktikajn informojn pri la uzado de sonbendoj, kiel gvidlibroj por la instruistoj. — pri diskoj — ke I.L.E.I. donu referancatan liston laŭ metodika kaj didaktika vidpunktoj. pri la bild-serioj — kel.L.E.I. pretigu gvidlibron kiu enhavas kanzonojn, poemetojn, ludojn, krucvortojn, ktp. La ĉeestantoj petas, ke la pretigota materialo estu malmulte-kosta (ekz. stencilitaj paperoj), ĉar oni scias, ke instruistoj instruas senpage kaj sen la helpo de la lokaj kaj naciaj instancoj.

KONKLUDOJ DE LA LABORGRUPO 1) Celo: Fondi internacian centron de I.L.E.I., kie ĉiu instruanto povos havi informojn pri libroj, metodoj, instruiloj, kaj ekzamenoj. 2) I.L.E.I. devas registri kiu stoko da materialo ekzistas kaj ĝia uzebleco. 3) Kiel produkti instruilojn.

TASKO DE I.L.E.I.: 1) doni informojn al petantoj (vidu n. I) pere da la jam fondita centro de I.L.E.I. 2) havi pruntoservon en ĉiu lando 3) eldoni stencilitajn instruilojn. 4) Oni proponas sendi la sekvantan cirkuleron al ĉiu sekciestro: ““Ni sendas al vi liston de libroj, kiun ni petas kompletigi per vortaroj studlibroj, legolibroj, poemaroj, kantaroj ktp, nur uzataj en via lando. Ni petas al vi diri al ni: a) — Kiuj kursoj jam eksistas en via lando (laŭ via scio) kaj kiaj ekzamenoj kaj tekstoj ekzistas b) — Ĉu vi havas helpon de la lokaj instancoj? c) — Ĉu vi pretas funkciigi pruntoservon de studlibroj por via lando? d) — Kiaj testoj ekzistas en via lando? 1) traduko-taskoj ] 2) tekstoj kun elektota respondo al preparitaj demandoj 3) libera respondo al demandoj 4) parolado aŭ konversacio Konkludante: – la unuanima sugesto de la partoprenantoj al la 4a laborgrupo. estas: krei lernejan fonduson de I.L.E.I. al kiu oni povos doni helpon aŭ peti helpon.

63

— pàgina 10 del PDF —

Al la Eŭropa parlamento: Memorando de ILEI pri la lingvo Esperanto – ekzemplo por similaj agadoj en la mondo. Memorando de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj pri

la lingvo Esperanto. Al la Eŭropaj Komunumoj Eŭropa Parlamento

Memorigante pri la rezolucio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO, Montevideo 1954, kiu tekstas:

IV.1.4.422 La Ĝenerala Konferenco, diskutinte la raporton de la Ĝenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favore al Esperanto;

IV.1.4.4221 Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internacia intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo; IV.1.4.4222 Rekonas, ke tiaj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de UNESKO; IV.1.4.4223 Notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aŭ superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la

rezultoj atingitaj sur tiu kampo;

Atentigante pri la simpozio pri ““Principaj kondiĉoj por ĝenerala internaciaeŭropa-lingvo”” okazinta je la 17.5. – 19.5.1979 en Parizo -Sorbono- en la kadro de lU.E.R. de Linguistique Generale et Appliquĉe, Universita Rene Descartes, kies rezulto tekstas:

La partoprenintoj de la Simpozio ““Principaj kondiĉoj por ĝenerala internaciaeŭropa-lingvo””,

— priesplorinte kaj pridiskutinte la nunan staton kaj estontajn perspektivojn de la interlingva problemaro,

— konstatis, ke la intensigon de internaciaj kontaktoj kaj la normalajn interrilatojn de homoj parolantaj diversajn lingvojn ĉiam pli akre malhelpas la manko de komuna lingvo,

ke tiun rolon povas plenumi nur politike neŭtrala facile alproprigebla internacia lingvo, kaj

ke la internacia lingvo Esperanto dum sia pli ol naŭdekjara vivo perfekte pruvis sian taŭgecon en ĉiuj funkcioj, postulataj de tia lingvo,

— proponas al UNESKO renovigi siajn konstatojn kaj proponojn formulitajn dum la Ĝenerala Konferenco okazinta en la jaro 1954 en Montevideo,

al la Eŭropa Parlamento meti sur la tagordo de sia venonta Asembleo la temon pri la komuna Eŭropa interlingvo, kaj

64

komisii al speciala faka komisiono prilabori dekjaran perspektivan planon pri la solvo de la problemo,

— pruvante la efikecon de Esperanto kiel lerneja fako pere de lernejaj eksperimentoj en la landoj: Aŭstrio, Bulgario, Hungario, Italio, Kroatio kaj Slovenio, Belgio, Francio, Germanio, Grekio kaj Nederlando, per kiu montriĝis:

— bona lernefektiveco kaj ekonomio kompare al la lernado de aliaj fremdaj lingvoj,

— la influado de Esperanto al pli bona lernado de la gepatra lingvo,

— la akcelado de legkapabla kaj ortografia evoluadoj,

— la formado de la lingva komprenemo por pli facile lerni aliajn fremdajn lingvojn, kaj

— la kontribuado al eŭropa edukado de la infanoj kaj al humaneca internaciismo.

Konsiderante la decidon de la Eŭropa Parlamento de la 11.12.1978, n-ro C.296/49, ke ĉiuj infanoj en EK ricevu la eblecon, akiri uzeblan konon de almenaŭ unu lingvo de la komunumo, kaj ke ne estas intencate

interne de la EK proponi iun nacian lingvon kiel komunan lingvon, kaj ke ankaŭ estas rifuzite proponi unu vivantan lingvon kiel unuan devigan lingvon por gelernantoj, I.L.E.I. proponas al la Eŭropa Parlamento

— rekoni la rezolucion de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO, Montevideo 1954 favore Esperanton implicite por EK,

— konsideri pozitive la rezolucion de la pariza simpozio ““Principaj kondiĉoj por ĝenerala internacia-eŭropa-lingvo””,

— konkrete apogi la klopodojn de I.L.E.I. intensigi lernejajn eksperimentojn en la landoj de la Eŭropa Komunumo, kaj implicite

— rekoni Esperanton kiel vivantan lingvon.

En la nomo de la estraro: (Helmut Sonnabend) prezidanto de ILEI

65

— pàgina 11 del PDF —

232.

68

Sisteme informi ĉiujn edukajn mediojn: — la asociojn de lernejestroj; — la asociojn de geinstruistoj; — la asociojn de gepatroj; — la asociojn de studentoj; — la profesiajn instruasociojn de ĉiuj tendencoj; — la studgrupojn de ĉiuj politikaj partioj; — ĉiujn instruistajn seminariojn; — ĉiujn universitatajn fakultatojn de filologio; — ĉiujn lingvo-institutojn de la universitatoj. M. Demonty

Niaj legantoj opinias, raportas.

Estimata Prezidanto, Mi ne membriĝas al ILEI, ĉar mi ne estas instruisto.

Mi abonis ILEI-revuon pro estimo al Esperanto kaj al instruado.

Mi opinias, ke nur humaneca instruo evoluigas la homaron.

Nur kiel leganto mi deziras esprimi mian ĉagrenon kaŭzitan de artikoloj en la n-ro 80/2 de la revuo.

Ne temas pri la aŭtoroj, unu el ili mi jam aŭdis kaj estimas. Sed ili apogas siajn argumentojn sur la marksisma ideologio. Ĉu la marksisma solvo estas la bona por solvi la problemojn? En la mondo burĝece aktiva minoritato krize krevmortas pro egoisma kaptado de la riĉaĵoj; alia parto estas enkarcerigita, deportita, torturita, murdita de faŝismoj, ĉu dekstraj, ĉu marksismaj; la cetero mizere vivaĉas ĉefe pro la regado sur la mondo de la respondeculoj de la du unuaj supre cititaj partoj.

Unu aŭtoro kondamnas la ““utopiistajn socialistojn””.

Mi demandas min, se ne estas la socialistoj-utopiistoj, kiuj pravas?

— Homo unue; socio serve —

La kontraŭon imponas tiuj faŝismoj. Ilia koncepto efektive naskas servon ĉiam favore al privilegiuloj, nur ŝanĝas ties fakeco.

miajn esperantismajn sentojn, Raymondo Doury 68 rue Andre Joineau F 93310 Le Pre St-Gervais,

Antaŭ 90 jaroj, kiam D-ro L. L. Zamenhof prezentis Lingvon Internacian al la mondo, ne ekzistis teĥnikaj helpiloj por facile ekspliki kaj instrui la prononcadon de Esperanto. Hodiaŭ ni disponas pri tiuj helpiloj. Estas je dispono gramofonaj diskoj, sonbendoj, kasedoj, diapozitivoj, sonfilmoj kaj eĉ televiziaj sonbendoj.

En la 6-a eldono de Lingva Respondoj (sub n-ro 67) estas citita respondo de D-ro Zamenhof (letero 1901-01-11) al la prozverkisto Ernest Deligny: ““La elparolado de Esperanto estas tute konforma (kompreneble krom la supersignitaj literoj) al la latina elparolado, kiu estas uzata en mia lando””. Kiu povas scii, nuntempe, la ĝustan elparoladon de la latina — en kaj ekster Pollando? Estas konate, ke la prononcado de la latina diferencas de lando al lando.

Vizitante esperantistajn kongresojn, konferencojn ktp, oni ne povas ne rimarki, kiel unuopaj esperantistoj ofte malklare kaj evidente erare prononcas kelkajn silabojn kaj vortojn. Oni komprenas tion, sciante ke la prononcado de la gepatra lingvo ofte tra la tuta vivo sekvas kaj influas la elparolon de la parolanto, kiam li uzas novan, post gepatra lingvo lernitan lingvon. Pli grave estas, ke kelkaj esperantistoj

69

— pàgina 12 del PDF —

erare lernis jam de komence kaj nur kun granda peno — pli poste — povas plibonigi sian prononcadon.

Ne ĉiuj havas okazon ofte aŭskulti kaj paroli Esperanton en translimaj rilatoj. Same, ne estas eble por ĉiuj konstante ekzerci la lingvon per aŭskultado de disaŭdigoj en Radio. En lernolibroj la verkistoj provas espliki la sonojn de la silaboj kun supersignitaj literoj, instrui la nepran distingon n-g kaj n-k, la elparolon de la diftongoj -aj, -oj, -uj, aŭ kaj eŭ. Bedaŭrinde, tiu instruado ne ĉiam estas sukcesa.

Estas dezirinde, ke la Akademio de Esperanto, helpe de siaj ekspertuloj (fonetikistoj), fine iniciatos eldonadon de modernaj helpiloj. Nur la Akademio mem povas decidi pri sankcio aŭ rekomendo de tiaj helpiloj, kiujn la esperantistoj — ne malpli instruistoj kaj lernantoj — urĝe bezonas.

Lennart Aberg, Gotenburgo

Salutojn de Aŭstralio.

Okazis la Kvinzlanda Esperanta Federacia Konferenco la lastan semajnfinon. Aranĝis kaj estris, la Ipswich Esp. Grupo.

Miris mi, pri la praktika aranĝo. Ĉiu estis loĝita en “Motelo” (malgranda tranokta ĉambrokompleto). Brilegis la suno post du pluvaj tagoj.

Je la dua, komenciĝis la konferenco. Ĉiam interesis min aŭskulti novaĵojn de la aliaj kvinzlandaj esperanto kluboj, kaj kiel progresis la poŝtskriba kurso de esperanto. Poste, ĉiu pretigis sin por la vespera aranĝo. .

Oni sinhelpis al “punĉo”, kaj rigardis la aĉeblajn objektojn elmontritajn surtable. Ĉefa celo de la vendado de la diversaj donitaj objektoj estis por gajni monprofiton por la federacio. Poste, ni informiĝis, ke la gajno estis pli ol cent dolaroj!

Manĝaĵo bongusta, estis servita antaŭ ĉiun gesinjoron. Oni plenigas sian glason per ĉies preferata trinkaĵo, kaj ĉiu kontente manĝis aprobante la kolorplenajn aranĝojn de ĉiu tablo, kaj ĉies havaĵojn.

Amikeco ridete interŝanĝis, esperanto elbuŝe fluadis, samideanoj sentis sin hejme sub la verda stelo.

Kiam la manĝaĵo finiĝis, regalis nin la Ipswich esperanta grupo per teatraĵeto pri pioniraj periodoj -jaro 1825. Duopa dancado, kantgrupoj kaj diversaj varieteoj amuzigis nin ĝis la deka horo.

Frue, je la naŭa atm, kolektiĝis nia grupo dimanĉan matenon. Loka estimata historiistino gvidis nin, kaj rakontis pri gravaj historiaj lokoj kaj konstruaĵoj ekzistantaj en Ipswich. Pro ŝia rakonto, mense vagis nin en la pasintecon de la Aŭstralianaj pioniraj tagoj. De lokoj al lokoj, ni karavanis aŭtomobile.

Fininte la organizitan historian ekskurson, la esperanta grupo troviĝis en piknika loko apud rivero.

Kun rapideco, niaj viroj funkciigis porteblajn gasfornojn kaj komencis kuiri kolbasojn kaj aliajn viandojn. Ĝemis la tablo plena de salato, buloj, fruktoj, kaj multe

da bongustaj manĝaĵoj. Bolis la akvo. Ĉio estis preta, kaj mi sentis min kiel ““La Gaja Svagman”” en la kanto –

70

“Sidante apud bilabong

Kie la Koolibah (arbo) ja ombris lin,

Kaj li kantis, atende, ĝis bolis la bilipot (teopoto) Vi valzigados Matilda kun mi…””

Rostfesto bongusta, surtere sidantaj, ni aŭskultis al Tomo. Apogante sur arbtrunko, natura barbulo Tomo, rakontis fabelon esperante, … hipnotizanta nin pri mirindaĵoj okazantaj! Mu =

Karavane, ni iris al malnova domkonstruaĵo (malnova signifas centjaraĝa!) de Aŭstralio. Ni vidis pioniran domon kaj pezajn, malmodernajn ilojn uzitaj je tiu tempo. Trapaŝis ni scivole pli da ses ĉambroj, kaj poste, sidante ĉe malgrandaj tabloj en la bela ĝardeno, la estrino regalis nin per “Damper kaj Bili Teo” – (specialaĵo de pioniroj) NK mm

Alvenis la fino de la konferenca semajn. Kvankam feliĉaj, triste disiĝis kvinzlandaj esperantistoj. Al mi ŝajnas, ke ĉiu semajnfino superas la antaŭan pri interesaj belaj aranĝaferoj. | = Annie Spencer (Bibliotekistino de Brizhana klubo kaj Instruistino per Cseh metodo)

Pli ol lingvo.

Okazas kelkfoje, iomete da ĝeno pro diversaj opinioj en la funkciado de la Esperanta Movado, aŭ lokaj grupoj, aŭ kongreso kaj tiel plu. |

Geesperantistoj estas pensemaj homoj, kiuj havas diversajn ideojn, kiuj volas kaj povas sinkontribui. UN

La ĝeno povas komenci, post kiam iliaj laboroj, iliaj ideoj estas neakceptitaj; ili sinofendiĝas, kaj en iuj okazoj, forlasas aŭ movadon, aŭ facon.

Estus bone, se oni avertu sin kontraŭ tiu sento… oni ne rajtas forgesi, ke Esperanto, la universala lingvo, valoras pli ol ““personecoj””, pli ol ““iomete da sinĝeno””. Bone estus, ke la idealo de Esperanto ĝus entenuta en la menso; la sola celo ĉiam devas esti ““La disvolviĝo de la Esperanto movado por Universala Komunikado kaj Paco

aŭ – INSTRUISTOJ KAJ INSTRUANTOJ aŭ – ATENTU! (NE)-GEINSTRUISTOJ Kiel instruantoj de esperanto, (ne) geinstruistoj ludas gravan rolon en la disvolviĝo de la universala lingvuo. | Povas esti ke, geinstruistoj de la lernejo estas en la nova grupo de gelernantoj en la Klubo. Montru al ili, ke ILEI meritas aniĝon pon atentigi la edukadan kadron. Do strebu! klopodu! daŭrigu la studadon ĉiu diligenta esperantisto! por atingi la nivelon de einstruanto, por ke vi helpu la prezentadon de esperanto en niajn lernejojn. Annie Spences Australia

LA!

— pàgina 13 del PDF —

Kara Redaktoraro!

| Bonvolu anonci mian koresponddeziron en via ĵurnalo. ““30- jara hungara instruisto de Esperanto, angla lingvo kaj geografio deziras kontaktiĝi kun similuloj por ekkoni kaj gastigi unu la alian, eble kun familio. Timŝr Gabor, Budapest, Hungaria 39. H-1192””

Dankeme via

72

Aŭstralujo Aŭstrujo Belgujo Brazilo Britujo Bulgarujo Danujo Finnujo Francujo

F R Germanujo Grekujo Hispanujo Hungarujo Islando Israelo Italujo Japanujo Jugoslavujo Luksemburgo Kolombujo Koreujo Malagasujo Nederlando Nordameriko Norvegujo Nov-Zelando Polujo Rumanujo Sanmarino Sovetujo

Sud-Afriko Svedujo Svisujo Venezuelo

Ĉeĥoslovakujo Ĉimujo Germana D R Irano

Jemena PDR Kubo Singapuro Zairujo

SEKCIESTROJ DE LA LIGO

Jean Lehane, 2A Harms st., Toowomba, Queensland 4350

Ernst Rixner, Kleingasse 6, 18/8/13, A-1030 Vieno

E. Van Damme, Albert-I-straat 44, B-1750 Schepdaal

Elvira Fontes, C. P. 5888 Sŝo Paulo

Hilary Chapman, 7 Fairacre road, Barwell, Leicester LE9 8HH Aleksiev, N.B., kv. Istok, blok I, vh II — Sofio

Lis Thune, Brembŝrvinget 15, DK-2650 Hvidovre

Pentti Jarvinen, Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82

Fredĉric Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont Helmut Sonnabend — In den Horstwiesen 42 — 315 Peine

K. Koliopoulos, Plateia Pagratiou 5, strato Pyrou 28, Ateno (506) Francisko Zaragoza Ruiz, Coll. Nacional, Callosa de Segura, Alicante Zsuzsa Barcsay, Bem Kp. 25/b, H-1011 Budapest

Baldur Ragnarsson, Sogavegur 170, Reykjavik

Reuven Alberg, str. Kraus 12, Tel-Aviv, Ramat Aviv

Catina Dazzini, C. P. 22, I-54100 Massa, pĉk. 22-2883

Fusakugu Kido, Gamon Higashi 6-51, Kosigaja Saitama 343 Miodgrad Stojanoviĉ, Duruntorska ul. 2:IV-32, YU-11000 Beograd Robert Hoeneger, 4 rue des Charbons, Esch sur Alzette

Manuel Angel M., Apartado Aĉreo 50179, Medellin

Eugene Raveloson, B P 127, Antananarivo

Oene Hoekstra, Frederikslaan 47, NL-1871 SB Schoorl

John L. Lewine, West Stockbridge, MA 01266

Elna Matland — Brekkev 50 — 4200 Sauda

Gvenda Sutton, 1 Wood street, Upper Hutt | Stefania Pakalska, Marszalkowska 53, m. 50, PL-00-676 Warszawa

Marina Michelotti, via 25 marzo 73, I-43031 Repubblica di San Marino Johannes Palu, SOlme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV

Nikolaj Starodubĉev, Poŝtrestante, SU-340047 Doneck

Axel von Blottnitz — Marcolaan 8 — 1710 Florida Glen

Olle Olsson, Bantorget 3, S-22229 Lund

Jean Jacques Lavanchy, Tramenaz 21, CH-1814 La Tour de Peilz Esteban E. Mosonyi, Apartado 61500, Chacao, Caracas.

IZOLITAJ MEMBROJ

Karel Kraft, Zupanovice 49, CS-26214 Hrimezdice Okr. Pribram Lu Chien-bo, Szechuan Universitato, Chengdu, Szechuan

Till Dahlenburg, str. d. DSF 13, DDR-2722 Briel

M. Saghafian, Siras ave., Emdadi st. 22, Vanak, Teheran 19 Jozefo Megyeri, Al-Gomhouriyeh Hospital, Khormaksar, Aden Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila

Hongi Liao, apt. bik. 14, 2809 H, Eunos Crescent, Singapuro 14 Antoine-Samuel Ngangu, B P 13, Lukala, Nkandu

— pàgina 14 del PDF —

ESTRARO DE ILEI

prezidanto rektoro Helmut Sonnabend, In den Horstwiesen 42, D-3150 Peine, F. R. Germanujo vicprezidanto direktoro Johano Ingusz, Liget ŭt. 40, H-1102 Budapest X, Hungarujo sekretario d-ro prof. Mario Dazzini, C. P. 22, I-54100 Massa, Italujo vicsekretario prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante, Hispanujo kasisto Olle Olsson, Bantorget 3, S-22229 Lund, Svedujo

KUNLABORANTAJ ORGANIZOJ

FIMEM Fĉderation Internationale de Mouvements d”Ecole Moderne SAT Sennacieca Asocio Tutmonda

UEA Universala Esperanto-Asocio

Unesko Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj -Nacioj

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO — IPR organo de

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj — ILEI en rilatoj de reciproka informado kun Unesko, kategorio C

aperas trifoje jare

redaktas — Helmut Sonnabend, In den Horstwiesen 42, D-3150 Peine, FRG poŝtĝirkonto — Stockholm 682-117-7 ILEI, Bantorget 3, S-22229 Lund, Svedujo jarabono — 20 svedaj kronoj

la abonprezon oni pagu al la landaj sekcioj de ILEI

nemembroj de ILEI pagu al la supre indikita poŝtĝirkonto

IPR 1981/1

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

IPR

Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

ILEI

Jarkolekto 11 N-ro 1, 1981

Edistudio, Pizo, Italujo

— pàgina 2 del PDF —

Internacia Pedagogia Revuo – n-ro 1, 1981

fotokompostado: Edistudio, C.P. 213, I-56100, Pisa, Italujo, Tf. 4- 39/50/48670 presado: Offset Vallerini, Pisa, Tf. 4- 39/50/40604

Enhavo

Al la sekciestroj ILEI

El la nova koncepto pri edukado 1.T. Maddern «Bildkarta instru-ludo B. Golden

Baza kurso de Esperanto

A. Spencer Fonetika skribado de lingvoj M. Marcetta Nelastaj vortoj pri la supersignoj B. Golden Oficiala komuniko de la Akademio — OEO kaj ni Bernard Golden “Ni parolu pri faktoj?” E. Geraldis de Cervalho Gresillon invitas — 15-a konferenco de ILEI HEA

Enaĵo: Aliĝilo por la 15a konferenco

Al la sekciestroj kaj membroj de ILEI

BONAN NOVAN JARON 1981!!

Laŭ decido dum la konferenco en Malto pasintsomere la kotizo por ĉiu membro de ILEI kun Internacia Pedagogia Revuo estas 30 (tridek) svedaj kronoj. (Sen IPR 15 sv. kr.)

Por ke Vi havu la Revuon tuj post la apero de la unua numero, bonvolu sendi kiel eble plej baldaŭ la kotizon al la kasisto Olle Olsson kun samtempa kopio al la ĝenerala sekretario, doktoro Mario Dazzini, Cas. post. 22, I-54100 Massa C. (Italujo). ?

Plej bone estas pagi per poŝtĝiro en sveda mono (ev. poŝtmandato en sveda mono) al

ILEI-kasisto Olle Olsson.

poŝtĝira numero 68 21 17-7

Bantorget 3,

S-222 29 Lund.

Se Vi uzos bankon por la pago, ne forgesu aldoni dek svedajn kronojn por la bankkostoj!

La bank-adreso estas

Skandinaviska Enskilda Banken

ILEI 17 5624 25 007 79,

Bantorget 3,

S-222 29 lund.

Antaŭdankante pro Via rapida pago mi sendas samideanajn salutojn.

Olle Olsson.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 1

— pàgina 3 del PDF —

La jaro 1981. Kiom da Esperantistoj estas en la mondo? Knabo- 9 jaraĝa- el mia Esperantoklaso demandis min. Ja, kiom? Ĉu ni pliiĝis- esence?

IPR ekiros denove sian vojon- statistike komenciĝos la 11-a jarkolekto.

Jam dek jarojn ĝi kunligas nin, trans limoj kaj trans lingvoj! Tamen ĝi sentas sin soleca kvazaŭ orfo.

Kio mankas estas kunlaborantoj, verkantoj, tradukantoj, raportantoj- ĉiu sekcia lando havas riĉan pedagogian vivon sed nur malmulta materialo alvenas.

Kaj mankas la legantoj! Estas multnombraj membroj en gravaj sekcioj- sed eĉ ne unu abonis!

Kio estas ILEI? Laŭvide nur granda fikcio. Ni notas en IPR 35 sekciojn efektivaj estas maksimume nur kvin, la aliaj estas pli-malpli nur kartoteko-loĝantoj en nia administrado.

Tamen, interalie gravas por la vivkapablo de ILEI ĝia financa stato- kaj ni ne rajtas pretervidi ĝin. La mondvasta inflacio necesas adaptiĝon de niaj kotizoj:

por 1981 validas 30 kronoj por la jarabono sen IPR validas 15 kronoj! (membro sen IPR)

Bonvolu legi la informon de nia kasisto- sed ankaŭ la informeton pri nobla subtenanto.

AS

De persono, kiu volas esti nekonata, la kasisto de ILEI ricevis monsumon por stipendio al partoprenant(in)o de infankongreso aŭ simila aranĝo, kie infanoj de diversaj landoj renkontiĝas kaj per Esperanto amikiĝas.

Pri la’ kondiĉoj bonvolu rigardi Internacian Pedagogian Revuon 1/80 paĝo 21 aŭ skribu al la suba adreso.

La peton pri stipendio bonvolu sendi minimume tri monatojn antaŭ la komenciĝo

de la renkontiĝo al la kasisto de ILEI, specialinstruisto Olle Olsson, Bantorget 3, S-222 29 Lund, Svedujo.

Al la prezidanto de ILEI kolego Maddern estis bone konata, kvankam mi persone neniam renkontis lin. Multaj leteroj ŝanĝiĝis. Efika helpo kaj utilaj konsiloj de li konstruis ĉiam portkapablan ponton por kontaktoj kaj spertoj inter aŭstraliaj gekolegoj kaj ILEI.

Lia morto Je la 28-a de Julio 1980 serioze trafis nin.

Elstara pedagogo ne plu estas inter ni. Li lerte kapablis internacie ligi gekolegojn pere de sia grup-letero.

Pri edukado kaj lernejo li evoluigis rimarkindajn kaj konkretajn proponojn.

IPR kun granda plezuro publikigas grandan parton. Koran dankon al kolego Karel Kraft el Borotiĉe (Ĉeĥoslovakio) kiu tradukis la tekston el la angla.

2 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

El la nova koncepto pri edukado

Tradukita el la angla de Karel Kraft, Ĉeĥoslovakujo

Signifo de la edukado

La kutimaj mankoj, kiuj influas edukajn sistemojn speguliĝas ĉefe per manko da instruistoj kaj da ejoj per enkonduko de kvotoj en la universitatoj, per multaj fiaskintoj precipe en la dua kaj triagradaj lernejoj. Ĉi tiuj malbonoj fontas en io pli profunda, en io fundamenta. Ili spegulas la neintereson kaj la nescion de la socio, speciale la neintereson kaj la nescion de la fakuloj en la eduka afero pri la vera substanco de la eduko.

Ankaŭ freŝaj raportoj pri edukado el kiu ajn parto de la mondo, malgraŭ siaj kvalitoj en certaj detaloj, maltrafas la veran kernon de la problemo. Ne estas pro tio, ke ili ne vidas la solvon, sed ĉar ili ne vidas la problemon. Tial ili venas al konkludoj devenantaj el falsaj premisoj.

La du fatalaj eraroj, kiuj konfuzas nian pensadon estas la konjekto, ke la lernejoj kaj la universitatoj estas la ununuraj substratoj de la edukado kaj due ke la edukado estas procedo celanta de ekstero en la internon de la individuo.

La malo estas la vero. Nia edukado komenciĝas en la tago de nia naskiĝo kaj ĉesas kiam ni mortas. La lernejoj servas nur kiel renkontejoj por la junularo kaj ne kapablas eduki tiujn, kiujn ili amasigas. Male, la lernejoj ofte nur baras, domaĝas aŭ malfruigas la plenumon de la procedo. Pravas la ŝoka eldiro de la angla verkisto, G. B. Shaw, ““Mian edukiĝon interrompis mia subiĝo al la lernado””. La epigramo de G.B. Shaw kernas en la fakto, ke niaj ““edukistoj”” ligas la du konceptojn — la edukadon kaj la lernadon — en unu fokuso, dum Shaw ĝuste distingis inter ili.

Eduki signifas evoluigi de la interno en la plej larĝa skalo la denaskajn kapablojn, kiujn ni posedas. Tio neniel similas al la ŝtopigo per faktoj kaj la ekzamenado, tiom ŝatataj de niaj ““edukistoj””, administristoj kaj de niaj institucioj.

En pli larĝa senco de la vorto ni edukas nin mem kaj ĉio, kion la cetera mondo povas fari por ni, estas zorgo pri la ĝusta klimato, medio kaj kondiĉoj por la interna evoluo. Niaj mensoj similas niajn korpojn. Ambaŭ kreskas laŭ sia propra procedo,

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 3

— pàgina 4 del PDF —

kondiĉe ke ili havus la necesajn dozojn da manĝoj, da ekzercoj kaj da ĉio cetera, necesaj por la fizika kaj mensa sano. Eĉ se ne ekzistus lernejoj, niaj mensoj kaj korpoj plue kreskus.

La plej utila servo, kiun niaj lernejoj povas plenumi, estas malkovri al la mensoj de la gejunuloj, novajn mondojn da interesoj kaj da aventuroj. Tial, la plej gravaj praktikaj kapabloj, kiujn ni povas instrui al niaj infanoj estas skribado, parolado, legado kaj kompreno en nia propra nacia lingvo. La tasko de la lernejo estas helpi kaj ne trudi penetri en la trezorojn de la skribita mondo, kaj eksciti kvalitojn por la alpropriĝo de la kulturaj valoroj de la homaro.

Ni nur palkonture konstatas, ka niaj lernejoj plenumas tri funkciojn. La unua kaj la plej grava funkcio estas eduki la internajn kapablojn de la lernantoj. Ĉi tiun taskon ne plenumas la lernejoj tre bone. Povas esti, ke ĉi tiu evoluo efektiviĝus kaj probable eĉ nun efektiviĝas pli perfekte kaj pli rapide ekster la lernejoj. Ĉiuokaze, ĝiuste ĉi tion Shaw opiniis.

La dua funkcio estas instrui la fundamentajn teknikajn kaj praktikajn laborlertecojn kaj krome ankaŭ la specialajn lertecojn kaj kapablojn profesiajn. Ankaŭ en ĉi tiu sfero niaj edukaj institucioj mistrafas la celon. Kaj la duagradaj kaj la triagradaj lernejoj ne preparas bone la venontajn instruistojn, kuracistojn, juristojn, arkitektojn, inĝenierojn, teknikistojn, same kiel plumbistojn, ĉarpentistojn, mekanikistojn, kiuj plimulte lernas pri sia laboro nur kiam ili forlasas la benkojn de siaj lernejoj kaj universitatoj.

La tria funkcio de la lernejo estas kontroli. Ni amasigas niajn junajn homojn en instituciojn nomataj lernejoj por kontroli la plej grandan parton de iliaj kromdormaj horoj, pli efike ol ni tion povus plenumi hejme. Granda parto de nia instrumaterialo ne havas tiom edukan kiom okupigan taskon, ĉar okupita homo povas malpli malutili.

Malbonŝance ni ne klare perceptas la situacion kaj, konfuzitaj per la vorto ““eduko””, ni vastigas la jarojn de la infansidado en la lernejoj multe pli ol estas vere bezone. La pli aĝaj studentoj de la duagradaj lernejoj, de la universitatoj, koncentrigitaj en la kazernformaj amasigejoj, kie oni malpermesas al ili plenumi iun utilan laborokupon, restas tie multe pli longe ol necese en situacio de kuratoreco.

Povas esti ke post 50 jaroj ne plu ekzistos la lernejoj kaj la universitatoj en nia nuna senco, ke ili estos organizitaj tute alimaniere. Tio ne povas okazi rapide, malgraŭ la urĝo de la tasko, ĉar oni ĉiam devas enkalkuli nian konservativismon, kiu bremsas al novaj ideoj. Ni fariĝis tiom ligitaj al nia eduka sistemo, ni estas tiom konformigitaj al ĝia aspekto, ke ni malfacile englutas la ideon pri la ŝanĝo. Nia tendenco inklinas nin aŭtomate kontraŭi la ŝanĝojn.

Tamen, ni komencu la longan procedon krei pli bonan edukan sistemon efektivigante kelkajn malmultajn reformetojn evidente bezonajn. Ekzemple, ni komencu per nuligo aŭ limigo de la ekzamen-sistemo, per limigo de la nombro de la lernantoj por unu klaso al maksimumo 30, per certigo de taŭgaj ejoj kaj instuistaro por ĉiuj lernejoj, per nuligo de kvotoj por la triagradaj lernejoj. Tion ĉi oni povus efektivigi uzante jare multe malpli da mono ol tio kion ni nun elspezas por la estantaj lernejaj kazernoj.

4 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Devigo en edukado

Ekzistas du specoj de devigo en la eduka sfero — la leĝa kaj la socia. La unua trudas al la infanoj restadi en la lernejo ĝis ilia 15-a jaraĝo. La dua devigas en la universitato por akiri la bezonatan dokumenton pri kvalifikiĝo. Ambaŭ devigoj estas superfluaj kaj nedezirendaj, sed en ĉi tiu ĉapitro ni limigos nian atenton al la leĝa devi-

o. : Tiuj landoj, kiuj altigis la aĝon, en kiu oni rajtas forlasi la lernejon, al la 15-a aŭ al la 16-a jaro, gajnis per tio nenion. Malgraŭ tio tiuj landoj ŝajne konvinkis sin, ke tia decido apartenas al la ““progresigaj agoj’”. Oni ofte tre nereale taksas ĉi tiun problemon, aŭ eble pli precize, oni ĝin absolute ne rimarkas. Ni eĉ maltrafas nomi la problemon ĝuste. Ni diras “La finiĝo de la lernejvizito”” dum ni komprenas la faktan signifon ““La lasta jaro aŭ jaraĝo de la deviga lernado””. Efektive, ne ekzistas kaj neniam ekzistis ia lernejfina aĝo. La lernantoj povas vizitadi la lernejojn kiom longe kiel ili deziras kondiĉe ke lli havu la financajn rimedojn por la studenta vivo kaj ke ili plenumu kondiĉojn de la akcepta ekzamena komisiono. La aĝo mem ne signifas iun baron.

Se ni prikonsideras la leĝan devigon en ĝia vera signifo, ““aĝo de deviga lernado”” ni ricevas tute novajn konkludojn. Ni klare frontas la malnovan antagonismon inter la rajtoj de la ŝtato al devigo kaj la rajtoj de la individuo al libero kaj memdeterminiĝo. Kiam oni atingas la 14-an jaraĝon kaj deziras forlasi la lernejon por serĉi laborokupon, ĉu ĝi atingas iun celon per ĉi tiu devigo?

La edukado estas senpage nur en limigita senco. Kostas monon por aĉeti manĝaĵojn, vestaĵojn kaj la ceterajn bezonaĵojn dum la studjaroj. Plilongigo de la devigaj lernejaj jaroj rezultigas por multaj gepatroj ekonomiajn komplikaĵojn dum la jaroj. Kiam la infanoj jam kapablas memstare vivteni sin, ĉu la ŝtato rajtas preskribi tiajn trudojn?

Tiujn lernantoj, kiuj restas plue en lernejo por akiri pli altan kvalifikiĝon kun la espero, ke ili ricevus pli bonan pagatajn postenojn, ne bezonas ĉi-specan trudadon. Sed kio pri tiuj malpli dotitaj studcele, kies ŝancoj sukcesi en la ekzamenoj laŭ la postulataj niveloj estas tiom dubindaj, ke ne valoras prikonsideri ilin? Cu oni trudu al ili pluan restadon en la lernejo? Ankoraŭ neniun pedagogo sukcesis konvinke pruvi utilon de la plilongigo de la malfeliĉa vivo por tiuj ĉi kompatindaj lernantoj. Ne ekzistas logikaj argumentoj por la aserto, ke la plilongigo de la deviga lernado estas ““bona afero”” aŭ ke ni devas sekvi aliajn landojn nur ĉar ili faris senpripensajn decidojn.

La popolo estas influita pe sia emocia, neracia kredo, ke la lernejoj povas evoluigi ne nur la kaŝitajn kapablojn de la infanojn, sed ke ili eĉ povas provizi ilin, kiam la naturo nesufiĉe dotis la infanon; ke longa restado en lernejo igos ilin inteligentaj. Sed eĉ la plej bona instruisto en la mondo ne povas igi neinteligentan infanon inteligenta. Ĉi tiu aserto ne pravigas iun ajn sinteni superece aŭ indulgi en intelekta snobeco. Kvardek procentoj de nia junularo sub mezaj kapabloj ne taŭgas por pliagra

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 5

— pàgina 5 del PDF —

da akademia trejnado, sed ne estas dubo, ke la plimulto el ili fariĝos estimindaj civitanoj plenumantaj utilan laboron en la komunumo. Se iu knabo deziras labori en metia fako, ekzemple, li multe pli lernos plenumante servojn en tiu metio ol sidante en la benko. Li ankaŭ iĝos multe pli feliĉa plenumante ion, kion li scipovas, anstataŭ provi ion, kion li ne kapablas.

Devigi la maturiĝantajn gejunulojn al lernejvizitado kontraŭvole egalas fermi ilin en karceron. Tiaspecaj lernantoj rezistos kaj opozicios al siaj gardistoj kaj provos ĉiujn metodojn por eskapi. Ĉi tiu situacio estas la vera fono de rakontaĵo kia ““La Gangalo de la Tabulo Nigra” (The Blackboard Jungle””), — tre severa akuzo de nia eduka sistemo kaj de nia ““aĝo de la deviga lernado””.

Ni malŝparas niajn tempojn, monon kaj energion adaptante al la studado kaj flegante junulojn, kiuj ne deziras esti flegataj, kaj instruante tiujn, kiuj kontraŭas la instruadon.

lam ni aŭdas onidirojn pri la perdo por la socio, kiam la infanoj forlasas la lernejojn en sia 14-a jaraĝo. Ne estas perdo en tio. Sufiĉas rememori, ke tiaj homoj, kiaj estis Henry Ford kaj Thomas Edison, estis nur malmulte instruitaj kaj malgraŭ tio, ~aŭ pli ĝuste ke la tuta mondo iĝas ilia ŝuldanto. La perdojn, kiuj okazas, ne kaŭzas la malalta lernejofina aĝo, sed la ekonomia premo, kiu devigas eminentajn kaj kapablajn lernantojn frue serĉi laborpostenojn. La univeritataj studoj estas tre multekostaj kaj ekster la ebloj de la plimulto, Multaj, kiuj volas daŭrigi studojn, ne povas. Ili devas foriri por vivteni sin.

La kerna vorto en la kerna frazo ““senpaga kaj deviga instruado”” de la Granda Eduka Leĝo (Education Act) de la jaro 1872 estas la esprimo “”senpaga”” kaj ne ““deviga””. Eble ni devus nun iom ŝanĝi la tekston kaj leĝproponi ““senpaga kaj subvenciata edukado””. La nuna sistemo de subtenoj estas nur malmulte pli bona ol nenio.

Ni en Aŭstralio kulpas pri iom ne konsekvenca pensado kaj pri iom nelogika rilato konsekvence kun la plilongigo de la devigaj lernejjaroj. Ni planas, ke ĉiu infano atingu minimume la abiturientan atestilon. Kaj jen, sekve de nia sistemo de ekzamenado, ni forpuŝas duonon de nia gelernantaro de ĉi tiu nivelo, pruvante tiamaniere, ke estis nur malŝparo de tempo sendi ilin en la lernejoj. Necesas ke iom pli profunde ni pripensu pri edukado kaj lernado.

Ĉasado de atestoj

Nia falsa kompreno de la vera signifo de la vorto ““eduko”” estas klare pruvata per la uzo de la esprimo “deviga edukado”, kiu fakte montras kontraŭecon de la terminoj. Edukado ne povas esti ordonata, ĉar ĝi estas principa sublima natura procedo. Male, lernado laŭ trejnado povas esti trudata kaj tiel ankaŭ laŭvorte okazas.

Ekzameno alfrontas nin per simila situacio en la praktikado de la edukado. Ambaŭ terminoj, ekzamenado kaj edukado, esprimas kontraŭajn ideojn. Kie estas ekzamenado, tie estas malmulte da edukado, kaj male kie estas edukado, tie estas malmulte da ekzamenado. Edukado ne estas ekzamenebla; male la lernado kaj trejnado

6 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

estas ekzameneblaj.

Malmultaj temoj instruataj en la duagradaj lernejoj utilas kiel preparo por la sekvanta laborkapablo kaj posteniĝo. Kiom el la lernantoj iam bezonos sciojn el historio, geografio, instruado de fremdaj lingvoj, natursciencoj, matematiko kaj similaj objektoj post la foriro el la lernejo? Ni ne zorgas pri tio, ĉu la amaso de la lernitaj faktoj estas memortenataj aŭ ne. Kiel do tiuj objektoj estas instruataj? Se oni komprenas ilin kulturaj aŭ edukaj objektoj, ni ne devus ekzameni ilin.

Tion, kion ni fakte komprenas kaj celas per nia tradicie ellaborita sistemo de ekzamenoj, estas fakte klopodo determini la inteligentecon de la gejunuloj. Sed, same kiel la edukado ne egalas la lernadon, la inteligenteco ne egalas la posedon de scioj. Parenteze, per ekzamenado de scioj ni povas sufiĉe precize elserĉi tiujn, kiuj estas inteligentaj, ĉar la inteligentaj lernantoj, se ili volas, povas lerni pli rapide, pli bone kaj pli facile ol iliaj malpli bonŝancaj kamaradoj.

Tamen la ekzamenoj estas superfluaj. Kiu ajn bona instruisto aŭ lernejo povas difini la inteligentecon de siaj lernantoj pli precize kaj pli facile ol kiu ajn ekstera ekzamenanto aŭ institucio per sia ekzamentaro. Ekzamenoj prezentas gigantan malŝparon de tempo, de laboro kaj de mono, kaj, krome, ili malvalorigas la edukadon mem, kaj turnas la vivon de studentoj en vivon plenan de mizero. Por plimultaj studentoj en la abiturienta aĝo kaj por plimultaj universitataj studentoj la “edukado” ĉesas esti ĝoja procedo de kresko kaj de evoluo sed anstataŭ nur fariĝos dorna vojo kaj peza ŝarĝo. Ek de la komenco de la lernejjaro la ombro de la jarfinaj ekzamenoj ŝvebas super ili. En ĉi tiu nivelo nia laboro kaj niaj klopodoj koncentriĝas je ekzamenoj; ĉio submetiĝas al la ekzamenoj kaj nia eduka sistemo fariĝas pala imitaĵo de la realaĵo.

Ni jam konsentis, ke la plimulto de tiuj, kiuj sukcesis ricevi la necesan papereton, jam per tio pruvis sian inteligentecon, sed tiu ĉi sistemo ne estas plene fidinda kaj ekzistas ankaŭ eblecoj sukcesi sen speciala doto da inteligenteco. Eĉ pli interesa la sperto, ke granda nombro da altgrade inteligentaj homoj malzorgas la ĉasadon de la atestoj aŭ ĉc tute ĝin neglektas favore al pli valora okupiĝo.

Bona studgvidanto povas multe helpi la celanton al atestilo. Helpas ankaŭ mono, ĉar tio havigas al konkursanto multe pli longan tempon por plenumi kion inteligentaj celantoj pli rapide povus fari. Eblas okaze kopii la laboron aŭ ideojn de aliaj, kaj tiel atingi pli grandan sukceson ol la kapablo normale ebligos.” |

Tia situacio kaŭzas, ke ni iam renkontas homojn meze inteligentaj paradi kun aro da diplomoj kiel homoj kun rimarkinde elstaraj inteligenteco kaj kapabloj, ĉar ili en daŭro de tempo kolektis tutan aron da atestiloj en la ĉasado de la paperoj. Kaj jen ree, George Bernard Shaw kun alia trafa eldiro pri edukado: ““Tiu, kiu povas, tiu faras, kaj tiu kiu ne povas, tiu instruas.”” Kvankam ĉi tiu slogano deklaras maljuston pri la estiminda instruista profesio, tamen kuŝas en ĝi grajno da vero. Ni povus parafrazi ĝin same maljuste kaj kun iom da vero dirante: ““Kiu estas inteligenta, tio mem montriĝas, kaj kiu ne, tiu gajnas diplomojn”. =

Ekzamenoj estas superfluaj en la lernejoj, ĉar ĉiu bona instruisto konas siajn lernantojn kaj iliajn kapablojn longe antaŭ jarfina ekzamenado. Ekzamenoj, aŭ. pli precize la rezultoj de la ekzamenado estas enuige kaj senesperige ripetiĝantaj. Ili de

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 7

— pàgina 6 del PDF —

vas esti tiaj, ĉar la inteligenteco estas daŭra eco de ĉiu ulo kaj ne sporadeca. Lernantoj, kiuj aperas fronte en unu periodo de la ekzamenado tenos siajn poziciojn ankaŭ dum sekvantaj jaroj. Kial ni do jaron post jaro formikece malkovras denove kaj denove kion ni jam scias?

Ekzistas multaj nekonsekvencoj, en nia komplika tradicia sistemo de la ekzamenoj, tro multaj pro trakti ilin ĉiuj en ĉi mallonga artikolo. Unu tipa ekzemplo devas sufiĉi. En iu lernejo la malpli kapablaj knabinoj elektis la kudradon por la konkludaj ekzamenoj en la jaro 1966. El tiuj 34 knabinoj 33 sukcesis. Kontraŭe, la pli inteligentaj knabinoj elektis alian temon, kia la francan lingvon, matematikon, fizikon aŭ kemion. Tiel estas, kelkfoje ni juĝas sukcesaj la meze kapablajn homojn kaj nesukcesaj la pli lertajn.

Tion ĉi ĉion ni devas ŝanĝi. La unua reformo en nia eduka sistemo devas esti la forigo de la ekzamenoj.

Ekonomio kaj edukado

En la ŝtato de Victoria, Australio, proksimume 8.000 el 34.000 instruistoj ne instruas. Ili estas vizitantaj diversajn porinstruistajn seminariojn. Oni devus sendi ĉi tiujn 8.000 instruistojn en la lernejojn, kie oni ilin urĝe bezonas kaj kie oni povus ilin pli efike kapabligi por ilia profesio. Ĉi tiuj 8.000 instruistoj-studentoj duonokupitaj kiel praktikantoj prezentus ekvivalenton de 4.000 plene okupitaj instruistoj. Tiamaniere oni tuj forigus la mankon de instruistoj, la klasoj reduktiĝus je akceptebla nombro kaj oni ŝparus milionojn da dolaroj. La kandidatoj estus mem pli feliĉaj kaj liberigitaj de la laŭkontraktaj kateniĝoj, la lernantoj sentus sin pli komfortaj kaj ricevus pli bonan edukon.

Ekzistas dua kialo de malŝparo en nia sistemo por kvalifiko de instruistoj. Ni trejnas tro multajn inojn kaj ni ricevas tro etan servadon de ili. Knabo-kandidato povas servi por la ŝtato dum 45 jaroj; sed la ŝtato estas bonŝanca ricevi de la knabino 5 jarojn da instruado.

La tria kialo estas, ke ni akceptas la kandidatinojn tro malfrue. Malmultaj kandidatinoj finas sian preparadon antaŭ sia 20-a jaro. Se oni akceptus ilin 16-jaraĝajn, oni havus ilin minimume du jarojn pli longe en la lerneja servado. Inteligenta 17- jara knabino estas tute kapabla sidi kun ses-, sep- aŭ okjaraj infanoj kaj instrui al ili la malmulton, kion ili bezonas lerni. En ĉi tiu pli fruaĝa sistemo oni pli gajnus ol perdus, ĉar dum nunaj kondiĉoj multaj kapablaj knabinoj ne elektas instruistan karieron pro la tro longa prepar-periodo.

La organizaĵoj, kiuj rekomendas pluan plilongigon de la kandidateco estas miopaj. Kie oni povas preni la necesan monon por ĉi tiu elspezemo escepte per la malaltigo de la salajroj de la instruistaro la haltigo de iliaj postuloj al altigo? Se la instruistaro deziras pli bonajn kondiĉojn kaj plialtajn salajrojn, ĝi devus pli bone pripensi kiamaniere malhelpi la nunan malŝparon de la publika mono en la edukado.

Grava malŝparo okazas ankaŭ en la universitatoj. Ĉi tiuj institucioj edukas dum

8 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

malpli ol ses monatoj en la jaro. Se oni forigus la ekzamenojn kaj se la universitatoj laborus dum naŭ monatoj en la jaro (anstataŭ ses monataj), ĉiu stud-unuo povus esti reduktita je unu triono, — ekzemple trijaran studon ni povus redukti al du jaroj. Oni ne plu bezonus limigoj de la nombroj.

Krome la universitatoj aldonis al siaj malfacilaĵoj la absurden altan proprorcion da malsukcesoj. Devus esti neniuj malsukcesoj.

Se la ekzameno por la enskribiĝo ĉe la universitatoj ion signifas, ĝi devus garantii seninterrompan trapason de ĉiu akceptita studento tra la universitataj studoj. Okazas male, ke multaj malsukcesas kaj devas repeti iujn jarojn. La nombro de la malsukcesoj parte respondecas al la elbaro de novaj studentoj per kvotoj. Nur reformoj en ĉi tiuj du linioj povus malgrandigi la nombron de la jara studentaro de la universitatoj je preskaŭ duono kaj tamen permesi al granda nombro da studentoj viziti ilin.

En la elementaj kaj duagradaj lernejoj ne estas por la lernantoj edukcele necese resti kvin tagojn semajne en lernejo. Eble oni gajnus la samajn rezultojn per dutaga semajno, sed ni evitu eksciti la konservativajn antaŭjuĝojn de la komunumo kaj ni ekeksperimentu unu jaron per la kvartaga semajno.

Neniu instruisto instruas 40 minutojn en 40-minuta periodo. Verŝajne li instruas nur unu kvinonon kaj la reston de la instruhoro li uzas por praktikado. Ne ekzistas kaŭzo kial parto de la praktikado ne povus esti hejme, eble en pli feliĉaj, pli komfortaj kondiĉoj. Neniu lernanto kapablas lerni solide de la komenco de la lernejtago ĝis la fermaj horoj en la posttagmezo. Inter tiam, devas esti longaj periodoj por ripozo, dum kiuj li povas konsumi la lernitaĵojn, tempo mem estas la plej granda instruisto, — sed malrapida instruisto.

La kvartaga semajno estas praktikata en unu kampara liceo dum 6 jaroj en la abiturienta klaso kaj ĝi bonege funkciis. Studentoj de tiaj klasoj havas nur 32 instruhorojn en la semajno kaj la restantajn horojn ili dediĉas al sporto kaj memstudado. Se la instruhoroj estas dividitaj nur inter kvar tagoj de la semajno, la kvina tago restas kiel studo-tago. En la menciita liceo, oni ebligis al la lernantoj voĉdoni, ĉu ili deziras pasigi sian studotagon en la lernejo aŭ hejme. Ĉiuj egale subtenataj de iliaj gepatroj elektis hejmen studadon. La nombro de sukcesintoj kreskis al 71 kaj 81 procentoj, al la plej altaj ciferoj kiun iam ajn la liceo atingis, kaj kiu alte superis la ŝtatan mezonombron.

Ne ekzistas kaŭzo ne kredi ke ĉi tiu projekto ne povas same bone rezulti en ĉiuj klasoj de la elementaj kaj de la duagradaj lernejoj. Tio signifus malaltigi la ĉiutagan lernejvizitantaron je unu kvinono. Anstataŭ havi en la lernejo 500.000 gelernantojn dum kvin tagoj de la semajno, ni havus nur 400.000 gelernantojn dum kvin tagoj de la semajno, ĉiu stud- aŭ klasnivelo havante sian apartan studtagon.

Oni devus garantii aranĝojn por tiuj infanoj, kiuj ne povis aŭ ne volis resti hejme, sed tio ne influus materie la projekton. Tiamaniere, oni ne ŝparus la tutan kvinonon de la elspezoj por la edukado, sed estas klare ke la elspezo por tiaj aranĝoj estus multe malpli. Liberigus kaj ejoj kaj instruistoj. La koncernaj lernejoj partoprenus en la divido de la ŝparitaj kostoj kaj tiamaniere ili rebonigus siajn fianancan sanon.

Oni povus uzi parton de la ŝparita mono por garantii edukajn subvenciojn por ĉiuj infano de la ŝtato Victoria.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 —9

— pàgina 7 del PDF —

Sensenca sistemo de stipendioj

En Aŭstralio, ni ne povas fieri pri nia sistemo de stipendioj, kiu oni prezentas nur etan onon de la monsubteno por edukado, pri kiu oni disponas ekzemple en Anglu- Jo aŭ Skotlando.

La unua stipendio (en 1970), kiun donis la ŝtato, Victoria, estas la ““Registara Subula Stipendio”, kiun oni disponigis je la fino de la dua studjaro en la duagradaj lernejoj kaj ĝi estis jare 12 dolaroj en la tria kaj kvara klasoj, 16 en la kvina, kaj 34 dolaroj en la sesa klaso. La sumo estis destinita por kovri la kostojn por la bezonataj lernolibroj sed ĝi ne vere egalis la faktajn kostojn. La gepatroj havis tamen la plej grandan ŝarĝon vivteni la gejnulojn dum ilia restado en la lernejo, t.e. ĝis ilia 16-a, 17-a eventuale 18-a jaro.

Oni devas atentigi, ke ekzistis nenia subteno por la lernantoj en la unua kaj dua klasoj kaj ke nur malpli ol triono de la koncernataj gelernantoj ricevis la subtenon.

Ni komparu ĉi tiun sistemon kum la subteno, kiun oni donis en Anglujo kaj en Skotlando, kie ĉiuj gelernantoj de la unua- kaj duagradaj lernejoj ricevis senpage la lernolibrojn. Fakte ĉi tiuj landoj tiamaniere donis stipendion al ĉiu lernanto en ĉiuj klasoj. Niaj klopodoj en Aŭstralio aspektas apude tute malsufiĉaj.

Kion ni en Aŭstralio celis per nia sistemo de stipendioj? Ĉu ni klopodis rekompenci la lernantojn por iliaj antaŭaj rezultoj? Certe ne. Ĉu ni provas kuraĝisi la lernantojn daŭrigi la studadon, kuraĝigi tiujn kiuj nenian kuraĝigon bezonis?

Sendube, la origina intenco estis helpi al la familioj kiuj estis malriĉaj kaj havis lertajn infanojn. eduki ilin por la plibonigo de la ŝtato. Tio ne okazis. La plejmulton de la stipendioj ricevis infanoj el riĉaj, bone sekuritaj hejmoj, kiuj daŭrigus la studadon ricevante stipendion aŭ ne.

Ni elpelu ĉi tiun neracian sistemon kaj ni ĝin anstataŭu per ĝeneralaj edukaj subvencioj kaj por la unugradaj kaj por la duagradaj lernejoj, kaj por la ŝtataj kaj por la ne ŝtataj lernejoj.

La federaciaj stipendioj donataj de la aŭstralia registaro pro universitata eniro estas pli grandanime disdonataj, pli nombraj kaj pli monhelpaj, sed la fundamenta manko restas. Ekzemple, multe pli granda procento da studentoj en multekostaj privataj liceoj ricevas la stipendiojn, ol tiu el la ŝtataj liceoj. Krome, ĉe la ŝtataj liceoj mem la procento por la sukcesintaj lernantoj en la urbaj liceoj estas pli alta ol tiu en la provincoj. Ĉi tiu rezulto ŝajnas indiki, ke iam la stipendioj estas distribuataj, pli laŭ la spertoj kaj kapabloj de la instruistaro, aŭ laŭ la riĉeco de la gepatroj ol pro la kapabloj de la lernantoj.

La nombro de la federaciaj stipendioj por la lernantoj de la 5-a kaj 6-a klasoj estas vere tro modesta. Eble nur unu dekono de la petskribantoj estas sukcesa, kaj tiu ĉi frakcio povas limiĝi je unu dudekono en la kamparaj liceoj.

Estas nun trista maljusto en la skemo de la federaciaj stipendioj, kiu meritas nian atenton. Edukado en Aŭstralio apartenas en la sferoj de la ŝtatoj kaj la federacia registaro havas neniun rajton enmiksiĝi en la aferojn de la ŝtataj administradoj. La federacia registaro donas stipendiojn al la ŝtatoj ne nur kun la kondiĉo, ke la monsu

10 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

mon oni uzu por la stipendoj, sed ankaŭ ke oni devas uzi ilin, laŭ la rezultoj de ekzamenoj. Oni ne devus kondiĉi la elpagon de mono por edukado je iuj ajn limigoj. La ŝtatoj devus havi la rajton decidi mem pri la stipendioj laŭ bontrovo de siaj fakuloj kiuj povu preferi pli bonan metodon ol ekzamenoj por elekti la stipendiantajn ricevantojn. La ŝtato mem devus konsideri ĉu elpagi la stipendiojn al relative malmultaj aŭ ĉu prefere al multaj studentoj kiel eduka stimulo aŭ kiel porlernila monsubteno.

Simila situacio ekzistas rilate la federacian subvencion por sciencaj laborejoj kaj ekipaĵoj. Sendispute la federacia registaro zorgas ĉi tie pri du aferoj. La unua estas eduki pli da sciencistoj kaj la dua estas gajni partiajn voĉdonojn.

La unuan kaj la pli laŭdindan celon, la federacia registaro komplete mistrafas, elĵetante malŝpare egajn monsumojn. Pri la manko da sciencistoj en nia komuneco ne kulpas la nesufiĉa nombro da ejoj, da ekipaĵoj, da instruistoj aŭ da kapablaj lernantoj mem. Pri ĝi kulpas la arbitra kvoto da malsukcesintoj, kiun la universitatoj senskrupule postulas. Se la universitatoj daŭras postuli de la ekzamenantoj, malsuceson de unu triono da kandidatoj en ĉiu temo kaj en ĉiu jaro, tiam estas egale, ĉu la studantaro estas pli bone aŭ malpli bone instruata. La nombro da sukcesintaj studentoj restos ĉiame la sama.

La dua intenco de la federala registaro estas klare nemorala, komparebla kun la misuzo de trusta fondo. La federala registaro povas reteni tiom da mono el la impostoj kiujn ni, la popolo, pagas por balanci sian buĝeton per nesufiĉaj monaj donaĵoj al la ŝtatoj. Tion ni povas rimarki en la eduka kampo, en kiu mono daŭre mankas en la ŝtatoj, dum ĉe la federacio ĝi abundas. La asigno de plua mono por edukado, eĉ speciala celo estas konfeso de la federacio pri la nesufiĉa origina asigno.

La impost-kompetenco devus esti redonita al la ŝtatoj. Ili devus esti repondecaj pri la kolektado de mono per impostoj, kaj pri la elspezo de tiu mono. Perfekta financa kontrolo estas la unua neceseco por iu ajn reigistaro. Sen tio ĉiu registaro estas nur pupa registaro.

Kaj tamen, nia eduka sistemo malspare elĵetas monon. Nek la registaro nek la gepatroj povas ĝin monumi kontentige.

Dua lingvo

La lernejoj en nia eduka sistemo havas tri motivojn. La unua estas la edukado; la dua estas la instruado de la ĝeneralaj kaj de la specialaj kapabloj necesaj en nia ordinara vivo; kaj la tria estas nur kontroli.

Kion oni intencas per la enkonduko de la dua lingvo en la lernejplanon? Origine la akiro de la kapablo legi kaj paroli latine apartenis al la bazaj scioj, ĉar ĉiuj scioj en la tiama mondo estis serĉeblaj nur en latinaj libroj. Sed kiam la praktikaj edukistoj havis la ideon traduki tiujn librojn en la naciajn lingvojn kaj efektivigis tion eĉ kontraŭ la plej forta opozicio, la scio de la latina lingvo fariĝis supreflua kapableco.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 11

— pàgina 8 del PDF —

Kiam ĝi estis forigita el la lernejoj por esti anstataŭigita per iu ajn moderna dua lingvo, oni nur ŝanĝis unu nenecesan kapablecon per alia.

Malgrandaj nacioj estas pro la circonstancoj devigataj lerni la lingvojn de la grandaj nacioj, sed ekzistas pro la anglaparolantaj popoloj neniu bezono lerni iun fremdan lingvon. Car ni zorgas pri la eduko de la plimulto, ni povas ĝenerale ignori la malmultajn kiuj eble bezonas sciojn pri aliaj lingvoj en diplomatio, komerco, filologio k.t.p. Ĝenerale en niaj lernejoj ni nur lernas duan lingvon por instrui aliajn kiuj ĝin same lernas nur por instrui aliajn kaj tre malofte aŭ neniam ĝin uzas alie.

La dua lingvo estas la plej malfacila kaj la plej ne necesa temo inter ĉiuj niaj liceaj temoj. Ĝi postulas egan memorkapablon kiun la plej multaj de niaj studentoj ne havas. Ekzemple, en niaj liceoj ni instruis la francan dum la lastaj sesdek jaroj, eble tri horojn ĉiutage, sed hodiaŭ, malpli ol unu procento de la aŭstralia popolo estas kompetenta en la franca. Ni malŝparis nian tempon, nian monon kaj nian energion en ĉi tiu afero.

Ĝi ankaŭ ne estas taŭga studobjekto por la tria celo de niaj eduka sistemo — por kontroli la infanojn, ĉar la studantoj plibone kondutus se ili farus ion, kion ili kapablas fari, kaj interesiĝas pri ĝi.

Tiel ni konkludas ke la celo de nia instruado de la dua lingvo pro ĝia kultura valoro. Ni estu sinceraj. Ĝi havas neniun edukan aŭ kulturan valoron. Nenia kultura valoro troviĝas en la lernado de longaj listoj da vortoj aŭ de la diversaj neregulaj verboj, aŭ de ĉiuj gramatikaj kaj prononcaj esceptoj, ktp. La kulturo ne venas de la vortoj, sed de la ideoj malantaŭ la vortoj. Ĝi venas el la interago de la ideoj inter homo kaj homo, el pli bona kompreno de la arto vivi, kaj de la akiro de scioj, kiuj helpas tiun komprenon. Nenia kulturo aŭ evoluo venas de lingvo-lernado, se oni ne atingas tian majstrecon, ke oni povas facile per ĝi paroli aŭ legi. Nur tre malmultaj, certe malpli ol unu procento, atingas tian nivelon. En niaj aŭstraliaj lernejoj ni devas elbari la duan nacian lingvon kaj pli bone uzi nian edukan tempon. Se oni vere sukcesas lerni unu alian lingvon, ekzemple la francan, tio malfermus por li nur unu nacian pordon, la francan pordon.

Ĉiuj aliaj pordoj — la germana, hispana, rusa, aziaj, restus tute fermitaj. Oni povus komuniki nur kun la popolo de unu lando sed ne kun la popoloj de iu ajn mondparto. Kiom malgranda profito por tiom da ega klopodo!

Kion oni klare bezonas estas dua lingvo sed universala lingvo, — simpla sed kompleta kaj neŭtrala. Ekzistas tia lingvo — la universala lingvo Esperanto. Simpla, klara, belsona, Esperanto estas la vera solvo de la tutmonda lingva problemo. La scio de tia universala lingo estus ne nur tre utila lingvo (ekzempe por komerco, veturado, komunikado) sed ĝi havus kulturan valoron, kiun la naciaj lingvoj ne posedas, aŭ nur iomete posedas. Ni povus en nekomparebla skalo vastigi niajn homajn kontaktojn; ni povus nekalkuleble multigi la interŝanĝon de ideoj.

Tamen niaj edukistoj time hezitas ĉe tiu klara paŝo al riĉigo de niaj vivoj, al pli bona interkomprenado de niaj kunhomoj, al progresigo en paca kunekzistado, al pli granda komforto por vojaĝado kaj oportuneco en komerco.

12 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

«

Bildkarta instru-ludo

La celo de la bildkarta instru-ludo estas instrui Esperanton helpe de ilustraĵoj sur bildkartoj. Ĉar preskaŭ ĉiu korespondema esperantisto jam havas kolekton da koloraj bildkartoj de diversaj partoj de la mondo, instrumaterialo estas facile havebla. La kursgvidanto devas akiri sufiĉe grandan kvanton da bildkartoj, prunteprenante ilin de membroj de la loka grupo, se li mem ne havas sian propran kolekton. Li zorge elektas dudekon de la plej taŭgaj kartoj por ĉiu temo, kiun li intencas instrui. Surbaze de tiu kartaro, li planas lecionojn, kiuj ampleksas la instruadon de vortoj kaj esprimoj bezonataj por paroli pri la enhavo de la bildoj sur la kartoj.

Ĉe la komenco de la kurshoro, la kartoj estas metitaj sur tabulon, tiel ke la bildflankoj estas videblaj al ĉiuj lernantoj, kaj ne estas eble legi la flankojn kun skribo kaj poŝtmarkoj. Apud ĉiu karto estas numeroj de 1 ĝis 20. Ĉe la plej elementa nivelo, la leciono temas pri urboj kaj landoj, kaj priskribo de iliaj geografia situo, industrioj, transportrimedoj, famaj konstruaĵoj, historiaj kaj artaj monumentoj ks.

Kelkaj interesaj helpaĵoj por nia Esperanto-instruado: B. Golden rakontas pri, ““Bildkarta Instru-Ludo”” (cetere li estas tiu samideano, kiu regule riĉigas IPR-on: bonega kunlaboranto!). Lia artikolo sendube donos la necesajn spicojn por vigla studhoro.

A. Spencer raportas pri sia kurslaboro kaj rekomendas efikan kursmaterialon.

Multajn lingvojn kaj unu skribo: neniaj fonetikaj problemoj! Vi kapablos skribi ĉiun lingvon — eĉ sen lumo!

En IPR 81/2 komenciĝos serio pri la ““Kiel”” kaj la signifo. Verkos: Mirko Macetta.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 13

— pàgina 9 del PDF —

Dum la prezentado de la leciono la instruanto daŭre montras al la bildoj ilustrantaj la pritraktitajn lokojn kaj objektojn (ekzemple strato, parko, haveno, muzeo, stacidomo, aŭtobuso, statuo ktp.) sed li ne diras la nomojn de la urboj kaj landoj.

Ce la fino de la leciono, ĉiu lernanto ricevas paperfolion kun dudek numeritaj linioj en du kolumnoj. Oni devas identigi la urbon, el kiu venis ĉiu bildkarto, kaj skribi ankaŭ la nomon de la lando. La kursestro helpas la identigon, dirante unu aŭ du frazojn pri ĉiu urbo, sed ne laŭ la vicordo de la kartoj sur la tabulo (ekzemple ““Roterdamo estas la plej granda havenurbo en la mondo laŭ la kvanto de sia komerco.””). Fakte, la divenado povas sukcesi eĉ sen la klarigo de la instruanto, ĉar oni kelkfoje povas rekoni urbojn laŭ arkitekturaj, geografiaj aŭ aliaj trajtoj.

Pluraj variaĵoj de la bildkarta instru-ludo estas eblaj, kaj lerta kursgvidanto povas adapti ĝin al la lingvonivelo kaj interesiĝo de siaj kursanoj. Krom la uzo de heterogena kartaro kaj ĝeneralaj demadoj, estas eble limigi la lecionon al specifa temo, ekzemple la Esperanto-movado. Estas elektendaj, do, kartoj de dudeko da urboj, kiuj rolis aŭ rolas en la historio de Esperanto kiel kongresurbo, naskiĝloko de eminenta esperantisto, eldonloko de fama periodaĵo, ks. En sia leciono, la instruanto donas al la lernantoj bazajn sciigojn pri la Esperanto-movado. En tiu ĉi variaĵo, la paperfolioj disdonitaj al la lernantoj havas tri kolumnojn anstataŭ du por skribi la nomon de la urbo, ties landon kaj ankaŭ kelkajn vortojn pri la graveco de la loko en Esperantujo. Kiam la paperfolioj estas plenigitaj, ĉiu kursano interŝanĝas sian kontraŭ tiu de sia najbaro por korektado. La instruanto identigas la bildkartojn kaj denove informas pri la graveco de la urboj. Tiel, okazas trifoja ripeto de la sama lingvomaterialo, unue dum la klariga parto de la leciono, due, kiam la instruanto diras frazon pri ĉiu urbo, kaj trie, kiam li ripetas tiujn frazojn por identigi la urbojn dum la korektado de la respondoj. Cetere, kelkaj vortoj kaj esprimoj estas eĉ pli ofte ripetitaj pro la limigita naturo de la temo.

Per plisimpligo de la lingvouzo, la instrukarta ludo taŭgas ankaŭ por la instruado de Esperanto al infanoj. En kursoj por progresintoj, la kartoj povas esti elektitaj laŭ temoj postulantaj pli detalajn informojn pri la enhavo de la bildoj. La plej utila variaĵo estas la uzo de la bildkartaro por konversacia praktiko. Ĉiu lernanto ricevas karton, kaj li rajtas scii la nomon de la urbo, de kie ĝi venis. Li montras la karton al siaj samkursanoj, samtempe aldonante sciindaĵojn pri la urbo kaj lando. La aliaj kursanoj faras demandojn por ricevi pli da informoj, kaj la unua, kiu divenas la nomon de la urbo, ricevas la karton. Oni daŭrigas laŭvice ĝis ĉiu kursano prezentas sian urbon. Kiu sukcesas kolekti la plej grandan kvanton da kartoj estas la gajninto. En tiu ĉi variaĵo, la rolo de la instruanto estas pasiva; li helpas nur, kiam vorto aŭ esprimo estas bezonata de siaj lernantoj. La bildkartoj mem paroligas la kursanojn.

La bilkdkarta instruo-ludo estas uzebla ankaŭ dum klubkunvenoj, kies celo estas pli distra ol didaktika. Oni simple eliminas la unuan parton, la lecionon. La kluba programgvidanto, transprenante la rolon de la instruanto, komencas la ludon per mallongaj klarigoj pri la bildkartaj urboj. La grupano, kiu sukcesas ĝuste identigi la plej grandan nombron da urboj, fariĝas la gajninto kaj povas ricevi premion.

Bernard Golden

14 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

—

Baza kurzo el Aŭstralio

Estas mia plezuro skribi al vi denove. Temas pri 4, 5 kaj 6 punktoj sur paĝo 61 en n-ro 3, 1980 de IPR.

Bonvolu ke mi prezentu mian sperton pri la uzado de nova kurso: ““Baza Kurso en Esperanto”.

Punkto 4 — kia metodo (rekta aŭ nerekta): a. ““Baza Kurso en Esperanto” estas rekta metodo. b. Estas ““Cseh Metodo Kurso”” kun teksto modernigita (de Audrey-Childs Mee).

Punkto 5 — instruiloj (kiaj, kaj kiu stoko jam ekzistas)…

a. La plej necesa instruilo estas la bild-gvidlibro speciale adaptita por la ““Baza Kurso en Esperanto””.

b. ““Modelo de Hejmtasko”” (fine de ĉiu leciono)

c. ““Modelo de Ekzameno”” (taŭga por studintoj de Baza kurso en Esperanto)

Punkto 6 — Ĉiu gvidilo estas havebla ĉe… ““La Moderna Lingvo Centro.”” (Audrey kaj Lorenzo Childs Mee, van Heusdestraat 88, Rotterdam-6 Nederlando.

Uzante tiun kurson, mi trovis ĝin tre helpema por la instruanto pere de la kursgvidlibro, kiun oni uzas tra la 15 lecionoj, kaj kies bildojn la gejunuloj tre ŝatas krajone desegni.

Ankaŭ helpema estas la “Modelo de Hejmtasko” fine de ĉiu leciono, por ke la kursgvidanto kopiu, multobligu kaj disdonu al siaj lernantoj.

Kaj la “Modelo de Ekzameno” atingebla el la Lingva Centro kontraŭ malalta prezo.

Mi uzis la ““Baza Kurso en Esperanto”” dum mi instruis la komencantojn en la Somera Lernejo en Dowlands Kolegio. Jan 1981. Post nur dek tagoj le lernantoj povis parkere rakonti kun mimikoj 10-minutan paroladon — kaj poste, agi kiel instruanto tra la korelativoj, demandanta unu la alian.

Tio liveris elokventan ateston al la Esperantoj el ĉiu parto de Aŭstralio (33) kiuj aŭskultis, ke tiu kurso certe havas efektivan rezulton.

Annie Spencer

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 15

— pàgina 10 del PDF —

Nelastaj vortoj pri la supersignoj

Oficiala komuniko de la Akademio

La Akademio de Esperanto notas kun forta malaprobo diversajn proponojn, inter si malsimilajn, ŝanĝi aŭ modifi la ortografion de Esperanto.

La Akademio konstatas, ke neniu ortografia ŝanĝo estas necesa aŭ dezirinda, aŭ en ligo kun modernaj presmaŝinoj aŭ komputmaŝinoj, por kiuj ĝia ortografio estas tiel same oportuna kiel la ortografioj de aliaj lingvoj, aŭ pro ia ajn alia motivigo.

La ortografio de Esperanto estas integra parto de la historio kaj kulturo de tiu lingvo kaj konformiĝas perfekte al la karaktero de la lingvo. lu ajn ortografia ŝanĝo nur kompromitus la lingvon kaj ties tradicion.

Pro tio la Akademio de Esperanto konfirmas, ke la sola alfabeto de Esperanto estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldoniĝas samloke jena rimarko: “Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ ĝ ĥ ĵ $ ŭ, povas anstataŭ ili uzi, ch, gh, hh, jh; sh; Uu”,

Oktobro 1980 Prezidanto: W.Auld Sekretario: D-ro A. Goodheir

IPR akceptis en n-ro 1, 1980 pp. 18/20 artikolon de prof. Ives Guegueniat pri ““Ni parolu pri faktoj””. Tute intence! La reagoj estis ja unuafoje en la IPR-historio fantastaj. Tute egale — ĝis nun — kion IPR prezentis — ĉiam sekvis silento.

Sed nun alvenis leteroj jesaj kaj neaj — protestaj/konsentaj, ekz.: Mi estas ŝokita, ke IPR okupiĝas per tia jam finita afero!””

IPR prezentas nun tri kontribuaĵojn:

unu estas oficiala de la Akademio

dua estas de B. Golden (Hungario)

kaj tria sub la sama titolo (Ni parolu pri faktoj) de E. Geraldis de Carvalho (Brazilo).

En la stoko de la redaktoro estas ankaŭ aliaj opinioj.

Ĉu ni legu pluajn?

La du supersignoj en nia lingvo: kaj certe ne estas la baro por rekonigi Esperanton!

16 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

OEO kaj ni

Dum la pasinta jaro plurfoje aperis en Esperantaj periodaĵoj jena anonceto:

“La Optimale Modernigita Esperanto-ortografio ebligas tajpi nian lingvon sur ĉiuj latinlingvaj skribmaŝinoj, kompostmaŝinoj kaj komputoroj tm! Inf. OEO, 24 av. Riedisheim, F-68100 Mulhouse, Francio”. ‘

La inicialoj OEO signifas ““Optimala Esperanto-Ortografio”” kaj ĉe la indikita adreso loĝas Albert Lienhardt, emerita fervoja inĝeniero, delegito kaj fakdelegito de UEA (lingva kontrolo de manuskriptoj). Li estas la aŭtoro de unu el la plej novebakitaj reformproponoj por ““plibonigi”” Esperanton.

Pri kio temas Optimala Esperanto-Ortografio? En siaj propagandaĵoj s-ro Lienhardt ĝistede elbuŝigas la malnovan rekantaĵon pri la malutilo de la supersignitaj literoj en la Esperanta alfabeto, argumentante, ke se ili ne ekzistus, tiam pli da homoj volonte lernus la lingvon, kaj sekve, oni vastskale uzus ĝin, eldonus pli da verkoj en ĝi kaj, finfine, eĉ oficialigus ĝin.

Se oni ekzamenas profunde kaj objektive la demandon pri supersignoj en Esperanto, oni povas lerni interesan lecionon. Ekde la apero de la zamenhofa lingvo, leviĝis protestoj kontraŭ tiuj liter-distingiloj. Ortografiaj reformprojektoj venis kaj iris kiel la vento, kaj neniu el ili havis eĉ la plej malgrandan efikon sur la klasikan Esperanton. La argumentoj kontraŭ la uzo de diakritaj signoj en Esperanto estas tute senbazaj, mi legis leteron al la redakcio de itala ĵurnalo, en kiu la skribinto opiniis Esperanton netaŭga por moderna uzo, ĉar ne estas eble telegrafi tekstojn kun supersignitaj literoj. Sensencaĵo! Pluraj eŭropaj lingvoj havas literojn kun kromsignoj, sed la telegrafistoj facile povas elturniĝi helpe de digramoj. Same kiel en la germana lingvo ““ae”” kaj ““oe”” anstataŭas la literojn ““a”” kaj “o” kun dupunkta supersigno, simila solvo en Esperanto estis elpensita kaj pritraktita jam dum unuaj Universalaj Kongresoj: oni uzas ““h”” anstataŭ la circkumflekso. Kiel ofte okazas, obstakloj troviĝas nur en la cerboj de etmensuloj, ne en la realo.

Eble la plej science bazita kritiko de la uzo de supersignoj estis tiu de d-ro E. Javal, samprofesiulo de Zamenhof. Li metis sin en la avanon de la probatalantoj, kiuj celis elimini la tegmentitajn literojn, ĉar laŭ lia teorio, tiaj literoj okazigas plian streĉiĝon de la leg-organoj. Eĉ tiu klarigo ne estis sufiĉe konvinka, ĉar kvankam Zamenhof legis la verkon de sia kolego, Fiziologio de la legado kaj skribado, tamen li ne akceptis la rekonojn de la franca okulisto pri ortografiaj reformoj en Esperanto. Kaj la aŭtoro de Esperanto rifuzis ankaŭ la allogan mongarantion de 250000 frankoj proponitan de Javal kaj lia peranto, la belga majoro Charles Lemaire, kondiĉe, ke reformoj estu enkondukitaj en Esperanton.

En la 92-jara historio de Esperanto, ĉiuj proponoj por reformoj, sen iu ajn escepto, fiaskis, dank” al la komnua saĝeco de la esperantistaro, kiu ne permesis, ke ling-

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 17

— pàgina 11 del PDF —

vaj plibonigistoj tuŝaĉu ilian lingvon. Laŭ mia scio, estas nur unu solvo, kiun la reformemuloj ankoraŭ ne elpensis: la forigo de ĉiuj literoj de la Esperanta alfabeto, por ke restu nur la supersignoj! Ankaŭ la reformsistemo ellaborita de s-ro Lienhardt estas destinita trafi en la abismon de forgeso, ju pli frue, des pli bone.

Erara estas lia aserto, ke la ĉapelitaj literoj faras Esperantlingvan presadon kaj eldonadon malpraktika kaj malekomonia. Sur miaj librobretoj staras malnovaj verkoj en Esperanto kun la kolofonoj de prestiĝaj neesperantistaj eldonejoj: Hachette (Parizo), Stead’s Publishing House kaj Thomas Nelson and Sons (Londono), Fleming H. Revell (Nov-Jorko). Hodiaŭ novaj eldonejoj pluportas la torĉon kaj publikigas librojn en Esperanto: The English Universities Press kaj University Tutorial Press (Londono), Presses Universitaires de France kaj Assimil (Parizo), Corvina (Budapesto), E. P. Dutton (Nov-Jorko). Lastatempe aliĝis Oxford University Press (Oksfordo). Tiuj gravaj mondkonataj firmaoj ne elspezas monon por akiri supersignitajn litertipojn cele al la idealisma subteno de Esperanto. Ili estas konkurencaj komercaj entreprenoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto nur, ĉar ekzistas ebleco ricevi profiton per la eldonado de Esperantaj publikigaĵoj. Kaj pro la sama kristalklara kialo ili ne eldonas librojn en Ido, Occidental, Interlingua aŭ iu ajn alia planlingvo jam kuŝanta en la rubkorbo aŭ survoje tien. Plue, kiam presejoj kaj fabrikoj de tajpiloj kaj kompostmaŝinoj trovos, ke ekzistas merkato por aparatoj havantaj la Esperantan alfabeton, ili senhezite provizos la klavarojn de siaj maŝinoj per la bezonataj literoj. Ankaŭ venos la tempo, kiam organizaĵoj kaj oficialaj instancoj, enretiĝinte en la nuntempa lingva ĥaoso, devos konstati, ke la dungado de armeo da interpretistoj kaj tradukistoj, kaj la perdo de tempo pro lingvaj malfacilaĵoj estas pli multekostaj ol la adopto de la Internacia Lingvo, eĉ se komence estiĝas relative grandaj elspezoj por lingvo-instruado kaj modifo de preseja ekipaĵo. Ĉiu nova inventaĵo kaj procedo havas similan historion.

Pro la mutnombraj publikigaĵoj kaj artikoloj, kiujn s-ro Lienhardt eldonis kaj dissendis dum la pasinta duonjardeko, estas evidente, ke li havas materiajn rimedojn por subteni sian kampanjon, sed ĝis kiu limo? Jam montriĝis per la malfavoraj recenzoj, kiujn ricevis OEO en la Esperanto-gazetaro, ke ĝi estas kondamnita al malsukceso kaj neniam ŝancelos la Fundamenton. Povas esti, ke Lienhardt allogos kelkajn malkontentulojn, kiuj ĉiam ekzistas en Esperantujo, sed neniam okazos amasa akcepto de OEO. Ĉu ni, do, kun rideto kaj mansvingo malokupiĝu pri tiu reformprojekto? Ne! Tute male, estas necese energie kontraŭagi.

Se estontece okazos oficiala pritrakto de la internacilingva demando por eventuale elekti /a Internacia Lingvon, la aŭdigo de eĉ unu febla sed misharmonia voĉo inter la esperantistoj, proponanta reformojn, sufiĉos por estigi dubon pri la taŭgeco de Esperanto. Estas nekredeble, ke post naŭ jardekoj da mortnaskintaj reformprojektoj, ankoraŭ troviĝas homoj, kies horizonto estas tiel malvasta, ke ili ne komprenas, aŭ ne volas kompreni, ke la fina, oficiala decido pri alpreno de internacia lingvo ne baziĝos sur ties ortografiaj trajtoj, sed dependos de sociopolitikaj faktoroj.

Post la naskiĝo de Esperanto, aperis pluraj ““plibonigitaj”” kaj “pli perfektaj” planlingvaj skemoj, sed nek la publiko nek oficialaj instancoj montris pli da interesiĝo pri ili, kaj tute mankis deziro subteni tiujn novajn internaciajn lingvojn. Eĉ ne

18 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

unu el ili atingis la nivelon de Esperanto dum komparebla periodo de ekzisto. La kialo de la daŭra ignoro de tiuj lingvoj — kaj estas necese emfazi, ke ili ze havas supersignitajn literojn — estas la rifuzo fare de decidpovaj potencoj en la mondo akcepti internacian lingvon, kiu devigos ilin fordoni la privilegian pozicion de politika, ekonomia kaj kultura supereco, kiun havas, ĉar i/iaj naciaj lingvoj estas uzataj en internaciaj rilatoj. Kiu konas la historion de la klopodoj prezenti Esperanton al la Ligo de Nacioj dum la 1920-aj jaroj, memoros, ke la afero fiaskis, ne pro iaj difektoj en Esperanto mem — ne sonis eĉ unu pepaĵo pri supersignoj — sed pro la kontraŭstaro de france-parolantaj lingvaj ŝovinistoj. Hodiaŭ similaj sociopolitikaj sintenoj malantaŭ la kulisoj en UNO kaj UNESKO silentigas ĉiujn proponojn solvi la Babel-problemon per internacia lingvo.

Necesas atentigi la publikon pri ankoraŭ unu misinformo en la propagando de Lienhardt. La naturalisma planlingvo konata kiel Interlingua (IALA), sen supersignitaj literoj, estas tre malforta rivalo kontraŭ Esperanto nuntempe. Ĝi nek kreskas, nek akiras pli da adeptoj en intelektulaj rondoj, sed tute kontraŭe, jam de jaroj vegetas, kaj baldaŭ formalaperos. Estas malfacile kompreni, kial Lienhardt kaj aliaj esperantistoj lasas sin trompi per la troiga propagando de la adeptoj de Interlingua.

Laŭ la titolo de tiu ĉi artikolo, ĝi ne enhavas la plej lastajn vortojn pri la supersigna demando. Post OEO certe venos ankoraŭ pli novaj (aŭ malnovaj) proponoj, kiujn la prudenta esperantista popolo daŭre ignoros.

Bernard Golden

La lasta verko de Tibor Sekelj

Mondo de aventuroj

30 rakontoj de vera vivo en simpla stjlo. Nova legaĵo por viaj lernantoj:

9.600 liroj = 20 gld. H- 1090 sendokostoj 312 paĝoj, 21 cm., ilustrita per 24 fotoj. EDISTUDIO, CP 213, I-56100 PISA, ITALUJO

Pĉk 12230561 — 1/3 rabato por kvantaj mendoj

„IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 19

— pàgina 12 del PDF —

“Ni parolu pri faktoj!”

Pri la artikolo kiu havas la supran titolon, publikigita en IPR n.” 1, 1980, pp. 18/20, mi opinias, kun respekto al Prof.ro Ives Guegueniat, laŭ numere:

1. Antaŭtempe niaj domoj havis nur kerozenan lumon; hodiaŭ ili havas elektran lumon. La aŭtomobiloj havis nur vergobremsilojn; hodiaŭ ili havas oleobremsilojn. La televidaparatoj havis nur blankan kaj nigran kolorojn; hodiaŭ ili havas ĉiajn kolorojn. La propraj skribmaŝinoj, antaŭtempe, estis manludataj; hodiaŭ ili estas motorludataj. Tiaj faktoj ĉiam okazis, okazas kaj okazos. La tri kvaronoj da ĉiuj latinliteraj skribmaŝinoj nuntempe vendataj kaj uzataj devos posedi cirkumflekson kaj aliajn por solvi siajn’situaciojn. La demandon mi respondas: — jes, en la nuna epoko, Esperanto (kiu propredirante ne estas artefarita lingvo, ĉar ĝi sin bazas sur naciaj lingvoj), ankoraŭ ne tute ĝustamaniere tajpebla per 7590 el la milionoj da ekzistantaj latinliteraj skribmaŝinoj povas ambicii ludi la rolon de universala lingvo internacia. Krome, oni povas diri ke Esperanto ne estas kreita nur por popoloj kiuj skribas latinlitere, sed ankaŭ por aliaj.

2. Oni povas demandi: kiu homa plano ne estis ankoraŭ ŝanĝita? Krom tio, la unua respondo miaopinie solvas ankaŭ ĉi tiun demandon.

3. Ankaŭ, miopinie, la unua respondo solvas ĉi tiun demandon. Krom tio, oni povas diri ke antaŭe la presmaŝinoj ne estis linotipaj, nek ofsetaj, nek kolorpresaj. Hodiaŭ ili estas tiaj. Morgaŭ ili estos sufiĉe supersignaj.

4. En Esperanto la supersignoj apartenas al la literoj; ne al la vortoj. Tiel, ekzemple, la supersignoj de ““ĝ”” kaj de ““ŭ’”” havas la saman vivkondiĉojn de la punkteto de ““i””, Pere de nur unu klavtuŝo oni skribas ““ĝ””, aŭ ““ŭ””, aŭ ““i””. Se oni skribas la literon ““i”” (kun punkteto) pere de unu klavo, oni povas skribi ankaŭ la literon ““ĝ”” (kun cirkumflekso), ktp. Ne ekzistas en Esperanto supersignado; oni ne demandas: ĉu ĉi tiu vorto havas aŭ ne havas supersignon? Do, la unua respondo, miaopinie, solvas ankaŭ ĉi tiun demandon. En la portugala lingvo, ekzemple, kaj ene en aliaj, okazas kontraŭe: la supersignoj apartenas al la vortoj: ne al la literoj. Tiel, ekzemple, la supersignoj de ““tĉmpera”” (hardo) kaj de ““mĉo”” (mano), ne havas la saman vivkondiĉojn de ““i””, nek inter si. Pere de du klavoj (ne de unu) oni skribas la duon “se” aŭ ““a””: oni tajpas la klavon ““”””, poste, la ““e””, kaj oni havos la duon ““e””; simile “9”, post, kaj oni havos la duon ““4a’”. Ekzistas en la portugala lingvo supersignado; oni demandas: ĉu ĉi tiu vorto havas aŭ ne havas supersignon? Se oni volas skribi, ekzemple, la vorton ““tĉmpera”” (hardo), oni devas scii ke la silabo ““tĉm”” estas pli forte akcentita, kaj ke ekzistas portugala gramatika regulo kiu diras ke

kiam la tria silabo de maldekstre estas pli forte akcentita, kaj kies vokalo havas fermitan sonon, ricevas cirkumflekson. Kiuj scias la regulon cirkumfleksas la vorton, kiuj ne scias ne cirkumfleksas. Se oni volas skribi, ekzemple, la vorton “tempera” (oni spicas), oni devas scii ke ĝia silabo ““pe”” estas pli forte akcentita, kaj ke ekzi-

20 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

stas portugala gramatika regulo kiu diras, ke kiam la dua silabo de maldekstre estas pli forte akcentita, la vorto ne ricevas supersignon. Kiu scias la regulon ne supersignas la vorton, kiuj ne scias povas okaze supersigni. Supersignante aŭ ne supersignante, ne okazas dubo ĉar la frazo donas la sencon al la vorto. ekzemple, oni skribas: ““La “tempera” plibonigas la glavon”. La vorto estas sen supersigno, sed neniu pensas ke ĝia senco estas ““oni spicas””, ĉar la frazo tiel ne havus sencon. Do, supersignante aŭ ne supersignante la vortojn la efiko estas preskaŭ la sama. Do, supersignoj povas esti eĉ ne tajpeblaj, en aliaj lingvoj; ne en Esperanto.

5. Oni devas rimarki ke Zamenhof apenaŭ proponis helpan regulon; li ne proponis modifon. Miaopinie li diris tion pro la multnombraj baroj de li renkontitaj kaj de li plurfoje cititaj. Miaopinie li volis cedi iom antaŭ tiom da obstakloj. La propra artikolo atestas la nekonvenon de tiu propono. Krome tio, se ankoraŭ en la presejoj mankas kelkaj klavoj, la unua respondo solvas la demandon.

6. Tio estas alia bato kontraŭ tio kio estas ankoraŭ ne ebla al la homoj: ia ajn modifo en la bazo de Esperanto. La propra artikolo diras pri la netaŭgeco de tiuj proponoj.

7. La motivoj de tiu publikaĵo certe estas la samaj cititaj en nia n” 5: baroj, obstakloj, cedoj. La propra artikolo diras ke la reformopropono estis malakceptita de 157 personoj kontraŭ 97. Mia opinie ankoraŭ daŭras tia kontraŭreforma spirito. La unua respondo solvas ankaŭ tiun demandon.

8. Esperanto havas sian nedependecan naturon kaj ĝi ne estas kreita nur por latinliteraj lingvoj. Simboloj kaj terminoj povas ŝanĝiĝi. Ankoraŭ “certaj latinliteraj nomoj ne esperantigeblaj”” ne rajtas ke internacia lingvo, devige, ilin atentu. Esperanto, certe kaj kompreneble, ne atentas ankaŭ aliajn certajn aliajn nelatinliterajn nomojn.

9. La propono de 1978 jam malproksimiĝas de sia propra naskiĝo. Ĝi nun estas dujaraĝa; baldaŭ ĝi estos kvarjaraĝa, kaj certe havos la saman sorton kiel la propono de 1894. Tiu propono de 1978 estas farita surbaze de iu difinita lingvo nacia; tiel, tiu fakto estas malsimpatia kaj malakceptebla.

10. Mi opinios tute kontraŭe. La ŝtatoj en la latinlitera lingvo-hemisfero ne rifuzos agnoski Esperanton senfine. Esperanto estas utilaĵo, kaj tiel, pli aŭ malpli frue, ĝi estos agnoskita. Oni ne miru pri tia homa inerteco, tia homa rutino. Eĉ utilaĵoj pli materiaj, kiel, ekzemple, la metra sistemo, pli malnova ol Esperanto, ĝis hodiaŭ estas ankoraŭ ne tutmonde uzata, kaj mirinde, de nacioj de la latinlitera lingvohemisfero. Denove oni diru ke Esperanto ne estis kreita nur por latinliteraj popoloj. Esperanto estas tio, kio ĝi estas. Oni ne modifu ĝin pensante ke tiel ĝi estos pli facile agnoskata. Esperanto, kiel la propra nomo diras, ne bezonas urĝi multe; la homaro ĝin bezonas kaj ĝin serĉos. Ĝis tiam, ni laboru sen ĝin modifi, ĉar kiu ĝin kreis estis genio lingva. Fine ni atingos la sukceson deziratan de ni ĉiuj, kiel diras la artikolo.

Euclydes Geraldis De Carvalho Rua 13 de Maio, 20-30 Cep 17.100 — Bauru — SP — Brazilo

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 21

— pàgina 13 del PDF —

Se vi absolute ankoraŭ ne scias, kion fari dum viaj ferioj, iru al Gresillon! Jen la programo.

Esperantista Kulturdomo

Kastelo Gresillon F-49150 Bauge Poŝtkonto: Nantes 1485 39P Telefono:

dum la aranĝoj (41) 8910343 ekster la aranĝoj (40) 767795

Kulturaj aranĝoj 1981

Printempo:

alveno Dimanĉon 29an de Marto posttagmeze, foriro Dimanĉon 5an de Aprilo matene

— Renkonto de infanoj

— Praktika pedagogio

Somero: UNUA PERIODO alveno Ĵaŭdon 2an de Julio — foriro Merkredon 22an de Julio — Prelegoj diverstemaj — diskutoj pri la prelegoj — Studado de la lingvo — Malkovro de la regiono

DUA PERIODO alveno Ĵaŭdon 23an de Julio — foriro Merkredon 12an de Aŭgusto — Rektmetodaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj — Studado de la lingvo (tradukado, studado de verkaĵo, gramatiko…) — Manlaboroj — Malkovro de la regiono

TRIA PERIODO alveno Ĵaŭdon 13an de Aŭgusto — foriro Merkredon 2an de Septembro — Studado kaj praktiko de la lingvo — Seminario pri rektmetoda instruado de Esperanto — Manlaboroj kaj artlaboroj — Malkovro de la regiono

N.B.: Sesioj de ekzamenoj estos organizitaj, kvankam la celo de la kursoj ne estas precize la preparado de tiuj ekzamenoj.

22 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

15-a ILEI-konferenco

11-a ĝis 21-a de Julio 1981

Godollo, Hungarujo.

La estraro de ILEI bedaŭras, ke la Ligo praktike nur nun en Februaro 1981 povas inviti la membrojn.

Kial? Nun, vidu! Jam en Malto — dum nia konferenco — ni decidis konferenci en Hungario kaj havis la unuan kontakton kun juna studentino el Hungario, partoprenantino de la konferenco. Antaŭvidite estis la 18-a ĝis 25-a de Julio en Godollo.

La respondo venis de HEA la 5-an de Novembro 1980. Vidu la leteron!

La maksimumaj kostoj por Gyulo estis nur 2000 forintoj en la kadro de la Somera Esperanto-Universitato.

Notinde estas, ke estis postulataj nur forintoj! Bedaŭrinde la dato ne konvenis (5-11 de Julio) pro la troa fruo. En niaj landoj multaj lernejoj ankoraŭ ne havos feriojn. Krome HEA intencis disponigi al ni plurajn domojn (studentaj domoj, hotelo). ILEI devis rezigni.

Subite tamen GodolloO — sed en tute nova vesto: bonvolu legi mem.

La estraro de ILEI submetis sin al la kondiĉoj de HEA — ĉar ne ekzistis iu alternativo pere de alia sekcio. Do, partoprenu nian konferencon, niaj hungaraj geamikoj kore invitas vin.

Ĉar ILEI devas mem zorgi pri ĉiuj administraj laboroj en la nesocialismaj landoj! Jam ekestis kaj daŭrigos senteblaj kostoj — kaj iom devos resti por nia ILEI-kaso — la realaj kotizoj estos analoge 320, 270, 220 kaj 110 guldenoj. Uzu la aliĝilon, je paĝoj 28-28, sed ankaŭ nia vicprezidento, sinjoro Ingusz, havigos ilin al vi.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 23

— pàgina 14 del PDF —

Al S-roj Helmut Sonnabend prezidanto kaj Mario Dazzini ĝenerala sekretario de ILEI

Estimataj,

Mi petas vian pardonon pro la neĝustatempa respondo, sed ĝis nun ni devis marĉandi por certigi la kondiĉojn por ILEI Konferenco 1981 en nia lando.

Finfine ekzistas nur la jena ebleco:

En urbo Gyula, 200 km sudoriente de Budapeŝto, kie okazas Somera Esperanto- Universitato. Inter 05-11 de julio. Tranoktoj, en du studentaj domoj: a/ 8ĉ. po 4; 1 ĉ.po3; 1ĉ.po2; 1ĉ po 1; b/ 16 ĉ. po 3 aŭ 4, sume 38 — 64= 102 lokoj. En hotelo (sama) 10 ĉambroj po. 2 Salonoj certigitaj, kulturprogramo sama kun SEU. Partoprenkotizoj en studentaj domoj ĉ. 1300 forintoj por 1 persono, en hotelo ĉ. 2000 forintoj por 1 persono. La prezoj inkluzivas tranoktadon, manĝadon, kulturprogramon kaj la salonojn. Ne estas kalkulitaj al la kostoj eventualaj elspezoj regajnendaj de ILEI.

Partopreno de reprezentantoj por ronda tablo eblas. (Ni pensis pri jenaj instancoj: Tutlanda Pedagogia-Metodika Instituto, kleriga ministerio, pedagogia sindikato ktp). Inaŭguro en la festsalono de Urba Konsilio. Ekskurso ankoraŭ preparenda, eble al Szeged aŭ Debrecen.

La alia ebleco antaŭvidita (Godol6O) bedaŭrinde falas…

Mi petas vin, bonvolu konsideri la suprajn eblecojn. Ni tre ĝojus, se ILEI Konferenco okazus en Gyula, kiu estas agrabla urbeto. En la lastaj jaroj la kostoj de turismaj servoj en nia lando signife altiĝis.

Malgraŭ la tre malalta antaŭvidita partoprenkotizo mi timas, ke ne multe da esperantistoj el socialismaj landoj povos alveni (sed certe pli ol al iu nesocialisma lando).

Kun sinceraj salutoj Tibro Vasko sekretario

P.S.: Unu FRG marko egalas al ĉ. 12 forintoj.

Al Estraranoj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI)

Estimataj,

Kiel pli frue ni komunikis, ni estas pretaj organizi ILEI-Konferencon laŭ jenaj kondiĉoj:

1. Partoprenontojn el socialismaj landoj varbos HEA pere de la koncernaj landaj asocioj. El la partoprenkotizo de tiuj patoprenontoj HEA ne transpagas onon al ILEI.

2. Partoprenontojn el ceteraj landoj varbos ILEI laŭ sia bontrovo. Por ĉiuj par-

24 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

toprenontoj ILEI pagos al HEA jenajn partoprenkotizojn (inkluzive loĝadon, manĝadon kaj ĉiujn programojn):

Partoprenanto loĝonta en ĉambro unu sola 300, — ned. gld. duope 250, — ned. gld. triope 200, — ned. gld.

Infano de ses ĝis dekkvarjara loĝonta kaj mangonta ne kune

kun la gepatroj sed aparte 100, — ned. gld.

(Infano loĝonta kaj manĝonta kune kun la gepatroj — plenkreskuloj — pagas la saman kotizon.)

ILEI — laŭ sia bontrovo — rajtas aldoni al la supraj kotizoj tiom, kiom kovras ĝiajn elspezojn.

3. ILEI devas anonci nombron de partoprenontoj laŭ kategorioj ĝis 30 de aprilo. Partoprenontojn anoncitajn post tiu dato, HEA — manke de loĝloko — rajtas rifuzi sen preni iujn kostojn. (Ĉar kaj la unuope kaj la duope loĝontoj estos en trilitaj ĉambroj, HEA akceptas normale partoprenontojn aldonajn al la jam menditaj ĉambroj, kondiĉe se la pli fruaj akceptas kune loĝi. Kompreneble tiu persono paginta por unuope (duope) loĝi rajtas rericevi la diferencon. (Akceptitaj aliĝintoj ricevos konfirmilon kun informoj.)

4. Rezignoj ĝis 30 de aprilo estas afero de ILEI. Rezignojn post 30 de aprilo HEA akceptas nur, se la rezigninto estas ŝanĝita per alia partoprenonto loĝigebla en la menditaj ĉambroj. El la kotizo de rezignintoj ne ŝanĝitaj per alia partoprenonto HEA postulas 150 ned. gld. de unuope, 100, — de duope kaj 50, — de triope loĝanto. (Kompreneble ILEI je sia risko rajtas anonci kaj deponi kotizon ĝis 30 de aprilo por pli ol ĝi kolektis, sed okaze de nepleniĝo HEA postulas laŭ la supraj.

5. Partoprenkotizojn de anoncitaj partoprenantoj laŭ p. 2. ILEI devas deponi ĉe CO de UEA por dispono de HEA ĝis 30 de aprilo. Repagon al rezignintoj minus bankkostoj HEA repagos pere de UEA. Ankaŭ aliĝontoj post la limdato devas pagi sian kotizon al CO de UEA por esti traktataj. Okaze de neakcepto HEA repagos la partoprenkotizon sen subtrahi bankokostojn.

6. ILEI kolektas la partoprenkotizojn en valuto laŭ sia bontrovo kaj transpagas al CO de UEA tiom, ke ĝi en la momento de ricevo egalu al la supre difinitaj partoprenkotizoj. Gajnoj kaj perdoj pro la kurzo ŝanĝoj ĝin la tanspago al CO apartenas al ILEI, post la alveno al CO, al HEA. (Okaze de repagoj al rezignintoj al la rezignintoj, te. HEA repagos en ned. guldenoj senkonsidere, ĉu la nacia valuto de la rezigninto altiĝis aŭ falis.

7. La konferenco okazos inte 11-a de julio (alventago) kaj 21-a de julio (forveturtago) en domaro de Agrikultura Universitato en urbeto Godollo, 21 km-ojn for nord-oriente de Budapeŝto. Inter Budapeŝto kaj Godollo estas kontentiga trafiko: unuflanke aŭtostrato, mallong-distanca elektra fervojo, kiu trafikas 20 minutojn ofte ek de finstacio de metroo-linio.

La agrikulturan Universitaton ĉirkaŭas bela parko kaj arbaro, somere tre agrabla medio. Samloke oni povas loĝi, manĝi kaj konferenci. Oni facile povas viziti Budapeŝton.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 25

— pàgina 15 del PDF —

La studenta hejmo havas 3-litajn ĉambrojn, ili uzeblas por 3, 2, resp. por 1 persono/j. Al ĉiu ĉambro apartenas lavniĉo kun varma-malvarma akvo, kaj en la finoj de la koridoroj komunaj duŝejoj.

Manĝoj 3-foje tage en la memserva manĝejo de la studenta hejmo.

La universitato havas plurajn diversgrandajn prelegejojn kaj seminariejojn.

La Instrua Komisiono de HEA organizas semtempe kaj samloke (sed en alia konstruaĵo de la Studenthejmo) tendarlernejon por 10-14 jaraj infanoj. En ties kadro ni povas akcepti kunvenantajn infanojn de la konferencanoj. Aĝlimoj de la gastoinfanoj estas 6-14 jaroj.

8. Programo: elektu el la proponoj de s-ino Zs. Barcsy pli frue senditaj.

Por via informo:

9. Honorarioj, repagoj al prelegintoj kaj aliaj kontribuintoj: HEA interkonsentos aparte kun la koncernaj personoj.

10. Trafiko: je propraj kostoj.

11. Subvencioj: HEA subvencios siajn membrojn pedagogojn, kiuj instruas Esperanton; laŭ anticipaj interparoloj ankaŭ LA en socialismaj landoj. Por la subvenciotaj partoprenontoj HEA rajtas disdoni informmaterialojn en neta kotizo.

Laŭ la ĝisnunaj interkonsentoj HEA anoncos por partoprenontoj el socialismaj landoj:

partoprenonto loĝonta en ĉambro unu sola 3.000, — hung. forintoj duope 2.500, — hung. forintoj triope 2.000, — hung.forintoj infano 6-14 jara 800, — hung. forintoj

Ni petas Vin, bonvolu konsideri la suprajn kondiĉojn, kaj se Vi akceptas, skribe (telegrame) konfirmu al HEA la Prezidanto kaj/aŭ la Ĝenarala Sekretario de ILEI ĝis 15-a de februaro. Modifi la kondiĉojn aŭ marĉandi pri ili ni jam ne havas tempon, ni firme devas mendi la necesajn ejojn, ĉambrojn komenci varbadon, pluatendante ni riskas okazigon de la aranĝo.

Se ĝis tiu dato HEA ne ricevos Vian skriban konsenton, HEA rezignas pri okazigo de ILEI-Konferenco en Hungario.

Kun sinceraj salutoj kaj novjaraj bondeziroj Tibor Vasko sekretario

Deklaro rektita al HEA, al direktoro Johano Ingusz kaj al sinjoro Olle Olsson.

Pro gravaj malsanoj de la prezidanto de ILEI, rektoro Helmut Sonnabend, kaj de la ĝenerala sekretario, prof. d-ro Mario Dazzini, la estraro de ILEI komisias la vicprezidanton J. Ingusz respondeci kune kun la kasisto O. Olsson ĉiujn enhavajn kaj administrajn detalojn de la XV, konferenco en Godollo (11.7. — 21.7.81).

Sinjoro Ingusz estas mia senpera reprezantanto kaj mi plenpovigas lin konsenti en la nomo de ILEI kun la kondiĉoj postulitaj de HEA en ĝia letero de 1981-01-15.

Li havas la rajton, trakti ĉiujn aferojn kiuj koncernas la konferencon kaj per kiuj ILEI estas tuŝita.

Nia kasisto, sinjoro Olsson, transprenas ĉiujn monajn kondiĉojn por la nesocialismaj landoj.

26 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj I.L.E.I. 15“ Internacia Konferenco — Godollo 1981.07.11.-21.

l.L,.E,;I: L KK Johano Ingusz Zsuzsa Barcsay Liget ŭt 40 Bem rakpart 25b

H-1102 Budapest X H-I011 Budapest

Aliĝilo Bonvolu skribi klare, legeble, laŭeble tajpe aŭ preslitere

S-ro/S-ino/F-ino

familia nomo

ANlŬAŬNOMO; ;❌xzi:ss sus: SZ 3N E; eci NU SGES 2999 IGI SSP IEI Mel PIES ECIS o Io lando …….. ss: ituiuaiiu sis nasklĝjatoO ;;=:; e mi em Es SONS EST aQ. loĝloko …………s.esssessssssoo strato, n?

Samtempe aliĝas per aparta aliĝilo:

edzo/edzino ………………s..sss.s. infanoj

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 27

— pàgina 16 del PDF —

Kotizoj (Aliĝoj laŭ strikta limigo de HEA nur ĝis 30a de Aprilo)

Unulitaĉambro ……………ooo sells less sss 320, – gld. Dulitaĉambro ……………………… ees s sese l l Lssssco. 270. – gld. Trilitaĉambro …………….ssosslsl olll sle ss ee ssssll. 220, – gld. IVANOJ .: =; :sxasm=.su .- ee. =». esu ss ssts sumos gre mes snfetssasso 110, – gld.

Ne membroj de I.L.E.I. devas aldoni al la supre menciitaj kotizoj la sumon de 20, -gld (krom infanoj ĝis 14-jaraj kaj familianoj de gekongresanoj.

Mi aliĝas al la konferenco kiel membro de ILEI/familiano/infano/ne-ILElano kaj ĝiras: la kotizon kiel membro nederlandaj gld

la kotizon kiel ne-membro » gld la kotizon por infano(j) ii gld

per internacia poŝtmandato al Poŝtĉekkonto: Nederlando 37 89 64 ILEI/2814 15a konferenco

Sendu la aliĝilon al

Johano Ingusz, Liget ŭt 40 H-1102 Budapest X

Mi alvenos la

Mi deziras loĝi en dulita/trilita ĉambro kun s-ro/s-ino/f-ino

Specialaj deziroj (laŭ ebleco)

28 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Aŭstralujo: Aŭstrujo: Belgujo:

Brazilo: Britujo: Bulgarujo: Danujo: Finnujo: Francujo:

F R Germanujo: Grekujo: Hispanujo: Hungarujo: Irano: Islando: Israelo: Italujo: Japanujo: Jugoslavujo: Kolombujo: Luksemburgo: Malto: Nederlando: Nordameriko: Norvegujo: Nov-Zelando: Polujo: Sanmarino: Sovetujo:

Sud-Afriko: Svedujo: Svisujo: Venezuelo:

Ĉeĥoslovakujo: inujo: Germana D R: Jemena PDR: Kubo: Malagasujo: Singapuro: Zairujo:

SEKCIESTROJ DE LA LIGO

Jean Lehane, 2A Harms st. Toowomba, Queensland 4350.

Ernst Rixner KleingaBe 6, 18/8/13, A-1030 Vieno.

E. Van Damme, Albert-I-straat 44, B-1750 Schepdaal.

E. Symoens, Putsesteenweg 131 A, B-2180 Kalmthout.

M. Sondervorst, Rue du telephone 1, B-2180 Mettel.

H. Lentzen, Feldweg 20, B-4701 Kettenes.

Elvira Fontes, C.P. 5888, SZo Paulo.

Hilary Chapman, 7 Fairacre road, Barwell, Leicester LE 9 8HH. Hristo Gorov, B.E.A., Hristo Botev 97, Socio Centro.

Lis Thune, Brembairvanget 15, DK-2650 Hvidovre.

Pentti Jarvinen. Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82.

Frederic Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont. Helmut Sonnabend, In den Horstwiesen 42, D-315 Peine.

K. Koliopoulos, Plateia Pagratiou 5, strato Pyrou 28, Ateno (506). Francisko Zaragoza Ruiz, Coll. Nacional, Callosa de Segura, Alicante. Zsuzsa Barcsay, Ben Kp. 25/b, H-1011 Budapest.

M. Saghafian, Siras Ave, Emdadi str. 22, Vanak, Teheran 19. Baldur Ragnarsson, Sogavegur 170 Reykjavik.

Reuven Alberg, str. Kraus 12, Tel-Aviv, Ramat Aviv.

Catina Dazzini, C.P. 22, I-54100 Massa, pĉk 11244548.

Fusakugu Kido, Gamon Higashi 6-51, Kosigaja Saitama 343. Miodgrad Stojanoviĉ, Duruntorska ul. 2. IV. 32, YU-11000 Beograd. Manuel Angel M., Apartado Aĉreo 60179, Medellin.

Robert Hoeneger, 4 rue des Charbons, Esch sur Alzette.

Carmel Mallia, 89 Sanctuary str., Zabbar, Malta.

Oene Hoekstra, Frederikslaan 47, NL-1871 SB Schoori.

John Lewine, West Stockbridge, MA 01266, Usono.

Elna Matland, Brekkev 50, N-4200 Sauda.

Gvenda Sutton, 1 Wood street, Upper Hutt.

Stefania Pakalska, Marszalkowska 53, m. 50, PL-00-676 Warszawa.

Marina Michelotti, via 25 marzo, 73, I-43031 Repubblica di San Marino.

Johannes Palu, Solme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV,

Nikolaj Starodubcev, Poŝtrestante SU-340047 Doneck.

Axel von Blottnitz, Marcolaan 8, 1710 Florida Glen.

Olle Olsson, Bantorget 3, S-22229 Lund.

Jean Jacques Lavanchy, Tramenaz 21, CH-1814 La Tour de Peilz. Esteban E. Mosonyi, Apartado 61500, Chacao, Caracas.

Izolitaj Membroj

Karel Kraft, Zupanovice 49, CS-26214 Hrimezdice Okr. Pribram. Lu Chien-Bo, Szechuan Universitato, Chengdu, Szechuan.

Till Dahlenburg str. d. DSF 13 DDR-2722 Brŭel.

Jozefo Megyeri, Al-Gomhouriyeh hospital, Khormaksar, Aden. Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila. Eugene Raveloson, B.P. 127, Antananarivo.

Hongi Liao, apt bilk. 14,2809 H, Eunos Crescent, Singapuro 14. Antoine-Samuel Ngangu, B P 13, Lukala, Nkandu.

— pàgina 17 del PDF —

Estraro de ILEI

Prezidanto: rektoro Helmut Sonnabend, In den Horstwiesen 42, D-3150 Peine, F R Germanujo. Vicprezidanto: direktoro Johano Inguzs. Liget ŭt 40, H-1102. Budapest X, Hungarujo.

Sekretario: d-ro prof. Mario Dazzini, Casella Postale 22, 1-54100 Massa. Italujo.

Vicsekretario: prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante, Hispanujo. Financoj: Olle Olsson, Bantorget 2, S-22229 Lund. Svedujo.

Kunlaborantaj Organizoj

EEC Eŭropa Esperanto-Centro, Arsenalstraat 5, B-2000 Antwerpen. Konstanta reprezentanto de ILEI ĉe E.E.C.: S-ino Elfriede Ernst, 154 Bld. de Smet de Naeyer bte 7, B-1090 Brussell.

FIMEM Federation Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne, 42 Grande Rue, F-92310 SevTes.

SAT Sennacieca Asocio Tutmonda, 67 Avenue Gambetta, F-75020 Paris.

UEA Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam.

UNESKO Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, 7 Place Fontenoj, F-75007 Pa- TIS.

Konstanta Reprezanto de ILEI ĉe Unesko: Prof. James Fairbank, 6 Avenue Theodore Rousseau, F- 75016 Paris (tf. 6479187).

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO — IPR

organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj — ILEI en rilatoj de reciproka informado kun Unesko, kategorio C

Aperas trifoje jare redaktas: Elmut Sonnabend, In den Horstwiesen 42, D-3150, FRG poŝtĝirkonto: Stockholm, 682-117-7 ILEI, Bantorget 3, S-22229 Lund, Svedujo

jarabono: 30 svedaj kronoj

Instruisto, kiu abonas la revuon, fariĝas membro de ILEI. Familianoj kaj simpatiantoj pagas la duonon, 15 svedajn kronojn, ne ricevas la revuon sed iĝas membroj de ILEI en la koncernaj kategorioj.

La abonprezon oni pagu al la landaj sekcioj de ILEI aŭ al la supre indikita poŝtĝirkonto.

IPR 1981/2

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

IPR

Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

ILEI

Jarkolekto 11 N-ro 2, 1981

Edistudio, Pizo, Italujo

— pàgina 2 del PDF —

Internacia Pedagogia Revuo – n-ro 2, 1981

fotokompostado: Edistudio, C.P. 213, I-56100, Pisa, Italujo, Tf. -39/50/48670

presado: Offset Vallerini, Pisa, Tf. – 39/50/48670

Enhavo

Kelkaj rimarkoj Oficiala opinio de la Bavaria Kulturministro pri Esperanto Rekta laboro por infanoj

a. Internacia printempa semajno 81 en Gresillon

b. Internacia Esperanto-Klubo de Amikeco (Varsovio) Leteroj, opinioj Statut-projekto

Hans Maiser

Kelkaj rimarkoj

Kelkaj rimarkoj pri tiu ĉi enhavo

Kompili IPR-numeron ĉiam pli malfacilas. Neniu konsideras kunlabori, neniu skribas, neniu sendas informojn. Labori por granda ideo, realigi la noblan revon de gigantoj de la spirito kiel Zamenhof?

Zamenhof kreis Esperanton, la lingvon Internacian sed — sed jam multaj hezitas nomi sin Esperantistoj: planlingvisto aŭ IL-ano, jes. Regide kaj tamen fleksible modernistoj provas transformi Esperanton en Karikaturon.

Sed oni povas turni la aferon kiel oni volas- sen la grava kaj konstanta laboro de la instruistoj Esperanto ne progresus. Esperanton lernantaj infanoj garantias la disvolviĝon de Esperanto- kaj tio sur la plej vasta fronto.

Se ankaŭ la oficiala opinio pri Esperanto far de iu kulturministro diskriminacias la lingvon, li tamen ne principe kontraŭas la instruadon de Esperanto.

Legu atente la dokumenton-iom tipe rilate la lingvon. Via rekta respondo al mi estus tre valora, ĉar post traduko mi rekte sendos vian respondon al la ministro!

Ekzistas kelkaj kasteloj de la porinfana laboro:

IPR ĝojas prezenti ĉi-kajere du:

Esperanto estus iom pli malriĉa, se ne estus

la eksterordinara laboro de Gresillon- vere

la triopo Vincent/Benistant/Magadure komprenas kreativigi infanojn. s

Tre celkonscie laboras juna Klubo kies nomo

estas Internacia Esperanto-Klubo de Amikeco Varsovio. Jes, jen elkreskas granda familara rondo inter

infanoj kaj junaj homoj. IPR kore gratulas kaj

kun plezuro publikigas provojn.

IPR nun fine prezentas la statutprojekton kies historio jam havas atentindan evoluon. ILEI modernigis sian statuton-el la jaro 1949 kaj adiaŭis ĝin la 1-an de Aŭgu-

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 29

— pàgina 3 del PDF —

sto 1969 en Helsinki. La rimarkinda eco de tiu ĉi statuto estas ĝia koncizeco- 20 paragrafoj kaj 50 subciferoj. La nova projekto enhavas en sia statuta parto 15 artikolojn kun 93 subciferoj krome apartenas al ĝi. Ĝenerala Regularo indikanta 7 artikolojn kun 33 subciferoj- do entute 22 artikoloj kaj 126 subciferoj.

Nun — la estraro de ILEI ne malhavis kaj ne sentis la bezonon al nova statuto krom la fakto, ke IPR estu memkomprenebla parto de la membreco.

Alia grava punkto estas, kiel fortigi la demokratecan opinio-disvolviĝon per substreko de la asembleo: vidu la proponon de la projekto!

La projekto dankas sian naskiĝon al sinjoro Une Hukstra kiu pacience kaj celosrebe kompilis plej diversajn opiniojn. Prezidanto kaj estraro respekte rekonas la sindonan laboron de la sekciestro de nia fidela sekcio nederlanda kaj IPR atendas vian viglan eĥon.

Tamen, la plej brila statuto neniam kaj neniel kapablas anstataŭi nian seriozan laboron — kaj ĝi faciligu sed ne lamigu la laboron de la estraro!

Tibor Sekelj

MONDO DE TRAVIVAĴOJ

La senpaŭza vivo de la fama esploristo en tridek rakontoj verkitaj en la kutima atentokapta stilo de Sekelj.

21 cm, 288 paĝoj — 24 fotoj de la aŭtoro, 24 nl. gld.

(7 1090 sendokostoj; 1/3 rabato por mendoj de minimume 3 ekz-oj).

EDISTUDIO — C.P. 213 — I-56100 PISA — ITALUJO

30 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Oficiala opinio de la Bavaria Kulturministro pri Esperanto

Bavaria Parlamento 9-a elektoperiodo

Presaĵo 9/6006

Skriba demando Koncernas: Esperanton

Laŭdire Esperanto akiras mondskale ĉiampli da amikoj. Eĉ en UN estas strebadoj gajni multe pli da influo por tiu ĉi artolingvo. Mi demandas la ŝtatregistaron:

Kiun lokon ĝi almezuras al tiu ĉi lingvo?

Kiom amplekse Esperanto estas oferita en bavaria

plenkreskulaj-kaj pli pluklerigaj aranĝoj?

En kiuj lernejoj de Bavario kaj kia-kiomplekse

Esperanto-kursoj estas prezentitaj?

Kiujn eblecojn vidas la ŝtatregistaro konsenti al

Esperanto kiel elektofakon?

Munkeno, la 20-an de Majo 1980 Jakobi m.d.p./F.D.P.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 31

— pàgina 4 del PDF —

Al la sinjoro prezidanto de la Bavaria Parlamento

Munkeno

Skriba demando de la deputito Jakobi de la 20-a de Majo 1980 koncerne Esperanton.

I etero de la 23-a de Majo 1980.

Tre estimata sinjoro prezidanto!

La skribajn demandojn, de la s-ro deputito Jacobi, kiu ilin detaligis en kvar punktoj, mi respondas jene:

Je punktoj 1 kaj 3:

Esperanto ne estas mondlingvo en la senco, ke ĝi estas facile lernebla de parolantoj de la diversaj kreskintaj lingvoj en la mondo.

La arto-lingvo Esperanto estas kreita de d-ro Ludwig Zamenhof nur sur la bazo de la indoĝermanaj lingvoj, do ĝi ne donas lernhelpojn por parolantoj de neindoĝermanaj lingvoj kiel por Finnoj kaj Hungaroj en Eŭropo aŭ por Azianoj kio koncernas gramatikon kaj vorttrezoron.

Se Esperanto unuflanke nur por parolantoj de indoĝermanaj lingvoj estas pli facile lernebla kaj aliflanke por aliaj nur ĉirkaŭvoje, lernantaj iun indoĝermanan lingvon, kaj krome eĉ ne sukcesis disvastigi kiel eble Angla lingvo — gepatra lingvo de pli ol 300 milionoj da homoj: Britaj Insuloj, Usono, Kanado, Aŭstralio, Nov- Zelando, Sudafriko, sed ankaŭ en aliaj partoj de la mondo, uzata tie kiel dua lingvo por tiel ebligi kompreniĝon inter heterogenaj lingvoj, evidente Esperanto por tiu ĉi vidpunkto ne povas anstataŭi kreskintan mondlingvon.

Ankoraŭ pli malpli Esperanto kapablas anstataŭi modernan lingvon entenatan en lernejaj horarplafoj, ĝi ne posedas la klerigfaktoron, ĉar ĝi estas koncipita kiel ““neŭtrala komprenilo”” al kiu laŭnature mankas ĉiuj emociaj kaj spiritaj ligoj de la kreskintaj gepatraj lingvoj. Jen tre draste evidentiĝas la limoj de Esperanto kiel instrulingvo en la kadro de la lernejoj. Sendube ili ja havas apud la lingvoinstruado kaj komunikila tasko ankaŭ aliajn klerigan celojn: ili estas tiaj kulturaj valoroj kiaj ili speguliĝas en la idiomo de limigita lingva regiono, kaj el ĝi kreskinta literaturo. Pli malvastan kaj pli specialan celon povas meti al si la okupo pri fremdlig?o en la formo de libervola laborgrupo ol la instruado de devigaj fremdaj lingvoj.

La faktoj eksplikas kial ne kulturministroj de la landoj en la Federacia Respubliko de Germanio povis devigi Esperanton al la gelernantoj, kvankam ili havis komprenemon por Esperanto en libervolaj laborgrupoj, en kiuj interesatoj povos studi la rezulton de eksperimento per racionaligita arto-lingvo akcepti la kompreniĝon inter la popoloj.

Bavario priatentas la decidon de la kulturministro-konferenco de 4/5. Novembro 1954 kiu tekstas:

La enkonduko de Esperanto kiel deviga fako estas refuzita. Kontraŭ la instruado

32 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

de Esperanto en libervolaj laborgrupoj ne ekzistas skrupuloj.

La ŝtatministerio ne konsideras pro pedagogiaj kaj lernejo-organizaj kaŭzoj ŝanĝi la nunan decidon.

Kiel jam eksplikite la ministrio opinias pli grave, konsiderante la klerigkomision, la okupon pri kreskintaj fremdlingvoj ol la okupadon pri artolingvo kiel Ido. Volapuk, Novial, kaj ankaŭ- Esperanto, kiuj ĉiuj — severe rigardataj — estas nur helpiloj de interkompreniĝo.

La aldona enkonduko de Esperanto kiel deviga lingvo signifus por la gelernantoj tropostulon. Krome signifus la enkonduko de Esperanto kiel deviga lingvo (en Bavario) la disrompigon de la relativa unueco de la germana lerneja sistemo kaj kontraŭ la interkonsento inter la landoj de la Federacia Respubliko de Germanio por unuecigi la lernejan sistemon (Hamburga interkonsento).

Je puntko 2:

Je punkto 4:

En la interkonsento inter la Landoj de Federacia Respubliko pri unuecigo sur la kampo de la lerneja sistemo (Hamburga Interkonsento) $ 9 estas paragrafita, ke en la ““ĉeflernejo”” (lernejo tipo en Germanio, en kiu estas gelernantoj nek vizitantaj gimnaziojn nek mezgradan lernejon sed ankoraŭ lerndevigataj — rim. de la tradukanto) estu unu fremdlingvo instruata regule la Angla lingvo.

La prezentado de plua fremdlingvo tial ne eblas en la kadro de la multflankaj taskoj de la ĉeflernejo, speciale la alkondukado al profesioj kaj laboraj medioj.

Krome la limigita, disponebla instrutempo malebligas la enkondukon de dua fremdlingvo kaj ankaŭ estus pro la troa ŝarĝo ne respondecebla.

En la elektfaka katalogo de la mezgrada lernejo kaj ekonomia lernejo Esperanto ne estas entenata kaj oni ne intencas pli ampleksigi ĝin.

En la kadro de la specialaj faklernejoj nek en la devigaj nek en elektliberaj fakoj estas spaco por Esperanto. La plibonigo de la lingva kompetenteco de la gelernantoj koncentras sin sur la gepatran lingvon.

Krom la aranĝo de liberaj laborgrupoj Esperanto en gimnazioj povas esti elektata en supera ŝtupo senĝene kiel baza kursfako kondiĉe estas sufiĉe da interesatoj. En la kadro de la aldona programo por la jaroŝtupoj 12/13 Esperanto estas frekventita 3 horoj.

Bazaj kursoj pri Esperanto povas esti aranĝataj, se la kursgvidanto antaŭmetos al la lernejestro instruplanskizon kaj je kursfino koncizan raporton pri la fakta sinsekvO.

Eventuale estas malfaciloj pretigi taŭgajn instruistojn. Propra instrukapableco en la kadro de scienca kaj pedagogia ekzameno por la instruofico en gimnazioj ĉiukaze ne estas intencata.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 33

— pàgina 5 del PDF —

Tio ĉi povus esti pro la atendata negranda amplekso de la intereso pri la instruado en tiu ĉi arto-lingvo kaj enperspektive pozitiva bazo de fakkunligoj kun Esperanto por posta dungado ne favora.

Kun eksterordinara altestimo Hans Maier Ŝtatministro

Helmut Sonnabend Esperanto: lerneja eksperimento — raporto

— analizo

— konkludo

kajeroj

kanoj

Pedagogia 157 paĝoj sciencnivele prilaboritaj flulegeblaj kaj kaptaj

kiel romano 12 gld. 5000 lit.

Edistudio, 1981 c.p. 213 I-56100 Pisa — tf. -39/50/48670

34 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Rekta laboro por infanoj a. Internacia printempa semajno 81 en Gresillon

I. Infanrenkonto.

Kvardeko da geknaboj, francaj kaj anglaj, kaj dudeko da plenkreskuloj alportis viglan vivon en la kastelon dum unu semajno. Matene funkciis tri kursoj sub la gvidado de S-ino Hartridge, S-roj BENISTANT kaj LE MAGADURE. Posttagmeze okazis promenadoj, sportaj turniroj, ekskurso al Le Mans.

Ĉijare, la gvidantoj proponis al la infanoj, ke ili preparu marionetojn kaj skeĉetojn por paroligi ilin. La propono estis bone akceptita kaj kelkaj infanoj vere lerte kaj rapide kreis siajn pupetojn, eltrovis rakontojn kaj preparis la dialogojn kun la helpo de plenkreskuloj por la esperantigo. Aliaj preparis la dekorojn, starigis la scenojn. La prezentado okazis vendrede vespere. La programon kompletigis muzikeroj luditaj de junaj gitaristoj kaj flutistoj. La du fotistoj, Yannick kaj Henri, ege plezurigis ĉiujn, dank’al iliaj lumbildoj pri la jusaj okazintaĵoj.

kiel kutime, la infanoj verkis tekstojn kaj desegnis, plenkreskuloj helpis gravuri kaj tajpi stencilojn, la junaj partoprenantoj mem zorgis pri la multobligado. Sabate vespere, post streĉa laboro, la libretoj estis pretaj; ili estis disdonitaj je la fino de la lasta vesperkunveno. h

Bonhumoro, kunlaboro, familia etoso regis dum la tuta semajno.

II. Pedagogia seminario.

Samtempe, cele al formado de taŭgaj csperanto-instruontoj, disvolvigis seminario pri pedagogio de la lingvoinstruado, sub la gvidado de S-ino J. VINCENT.

Ĝi konsistis el du partoj: en la tri unuaj tagoj, teoria prezentado: 1. Kio estas pedagogio? 2. La atento: kiel ĝin teni? 3. La memoro: kiel ĝin eduki? Post ĉiu prelego okazis debato. En la tri lastaj tagoj, la seminarianoj aŭskultis laŭvice la tri diversnivelajn kursojn kaj debatis kun la respektivaj gvidantoj pri ilia maniero instrui. Un seminariano prove gvidis unuhoran lecionon al unuagradaj kursanoj. Tuj poste »kazis debato inter li, la kursgvidanto kaj la seminarianoj.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 35

— pàgina 6 del PDF —

La konkludo estis tute pozitiva. La junulo bone kaj taŭge aplikis la lernitaĵojn, klopodis meti sin je la nivelo de la infanoj kaj teni ilian atenton ĝis la fino. Kvankam nur sep homoj aliĝis al tiu seminario, ĝia rezulto estas tre kuraĝiga. Nepre partoprenu tian aranĝon. Eble dank” al tio, ni havus pli multe da spertaj kursgvidantoj.

J. VINCENT. J.BENISTANT.

FLE MAGADURE

INI. Internacia Printempa Semajno 1981 en Gresillon.

La unuan matenon, S-roj BENISTANT kaj LE MAGADURE (kasisto kaj prezidanto de G.E.E., la franca sekcio de ILEI) zorgis pri la dispartigo de la infanoj en 3 kursojn.

sn PLA

Ĉasisto, kiu nenion trafis dum la ĉasado, subite troviĝas antaŭ multkolora kuniklo. Li diras al si: ““Jen stranga kuniklo! Mi pafu al ĝi, se ne, neniu volos kredi min.”” La kuniklo sin direktas al arbareto. La ĉasisto pafas, kaj tuj aŭdas kriojn: ““Panjo! Panjo!”” Estis la voĉo de bebo promenanta kun sia pluŝa kuniklo. Frank Thomas, 10 jara knabo.

36 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

L.S

En la kurso de S-ino HARTRIDGE multaj gelernantoj deziris skribi.

En la bazaro de Bauge, mi aĉetis revolveron. Sinjoro Le Magadure vidis ĝin sur mia lito, kaj li diris: — Ĉu vi aĉetis revolveron por mortigi la fantomojn de la kastelo? — Jes, ĉar mi aŭdis fantomojn. Mi jam mortigis unu. Christophe Giry 10-jara knabo

Merkredon, post la tagmanĝo, ni iris piede al Saint-Martin d’ Arce. Ni vizitis la ludejon ““Boule de Fort”, en kiu oni ludas per platgloboj. Maljuna sinjoro montris al ni, kiel oni ludas. Li bone ludas. Per malrapidaj gestoj li ĵetas la platelobon, kiu malrapide kaj zigzage iras ĝis blanka globeto. La ludejo estas el tero tre glata kaj oni ne rajtas marŝi sur ĝi.

Ĉiusemajne oni prizorgas la ludejon: oni akvumas kaj glatigas ĝin.

Sabate kaj dimanĉe, vilaĝanoj venas ludi, aliaj venas rigardi. Apud la ludejo estas trinkejo.

Erwan Guillermo kaj Oliver Beduz 10-jaraj knaboj

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 37

— pàgina 7 del PDF —

EN LA ARBARO

DE GRESILLON

LA BIRDOJ BABILAS EN ESPERANTO.

Christophe Paul. 10 jara knabo.

Hieraŭ ni iris al Le Mans. Ni foriris je la dua horo. Ni iris per aŭtobuso. Unue, ni vizitis la rondirejon “424 horoj de Les Mans””. Du rapidaj motorcikloj faris provojn. Poste mi iris vidi la aŭtomobilo muzeon. Estas malnovaj kaj malmodernaj veturiloj kaj kelkaj pli modernaj. Estas ankaŭ novaj kaj malnovaj bicikloj. Ni vidis ankaŭ la veturilon de Hitler. La muzeogardisto povas rigardi la tutan ĉambregon per televidiloj. Poste, ni rigardis kaj vizitis la malnovan parton de Le Mans. Ni vidis multajn malnovajn domojn. Nun, kelkaj el ili estas renovigitaj. Ni vidis ankaŭ la galloromianajn remparojn. Poste, ni iris al la kastelo Le Lude, kie somere okazas spektaklo sur la rivero kaj apude. Poste, ni revenis al Gresillon je la sepa horo.

Marylene Le Roux

LUDU! (Michele Boulin kaj Francoise Rousel.)

1. Ĝi pasas tro rapide.

2. Inverse, ĝi donas plantidon.

3. Estas en la ĉielo, kiam la ĉetera estas griza. A B CDE 4. La komenco de vilaĝo.

1 5. Ilo de ĝardenisto kaj de fosisto.

A. Tion oni ne volas pagi. B. Ofte infanoj… en kurso. (verbo je infinitivo plus vokalo.) C. Oni bezonas ĝin en ĉiuj ĉambroj de la domo. D. Indikas kaŭzon de ago. E. Mezo de “DOGO”. Ripete, sama kvanto al ĉiu.

o wW I

38 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

1. Loko, kie vivas libere sovaĝaj bestoj.

. Panjoj devas fari tion pro siaj beboj.

4 (infinitivo).

. Komenco de “EMIRO”.

. HELENA en malordo.

. Persona pronomo.

. Por eliri en la domon, oni devas transpasi ĝin. (en malordo).

p O O OU m Mm L~

| l NU hk

. Bestoj tre obstinaj. Loĝanto de Romo.

. En somero, la suno ofte… (verbo je pasinteco)

. Komenco de “AGRABLA”

. Nesala vivejo de la fiŝoj.

. Franca interjekcio.

DO [61] L [ev] D ou»

mGmu

IV. Vendreda Vespero.

Prezentas: Sylvain. — Laurent resumas la antaŭan.

19 Pupteatraĵoj. (La infanoj mem fabrikis siajn pupetojn kaj verkis la tekstojn.)

— ““La kverelo”” (Nathalie Boulin, Lynda Guillermo, Catherine Gilbert). |

— ““La pirato kaj la sorĉistino sur insulo?” (Oliver Beduz Erwan Guillermo kaj Christophe Paul.)

— ““La miraklo de Bauge”” (Fabienne Le Guellec, Nadia Cerisier, Deborah Robin, Caroline Sylvestre, Franek Tomas, Berangere Verdun, Sylvie Martin.)

‘9UO ‘J OJDAU “J «38 “CI “SILIQ “7 ‘OUBWOJ “g «‘(oUIZE «ojsof “9 «aJ “IUO “G «UDD[BU “p «OA “IUID € IIIOZ “Z «OJEGIE “] ENAJ «od “80 “4 toad “Qq «ojqawu “JI “nuo “f “dAUOJ “Vv togord “g «d “JIA “p ‘oqnu “E “BIUO “Z «OdUWID) “] “ENUO) :IOAJOS

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 39

— pàgina 8 del PDF —

Muta prezentado: “La skulpisto ka la statuo”” (Christophe Giry kaj Erwan Le Guyader.) J

29 Muzikado.

— Nathalie kaj Lynda ludis du pecojn per fluto. — Yannick kaj Michele ludis kvar pecojn per gitarc. — Pascal ludis tri pecojn per bekfluto.

3” Lumbildoj kaj esperantigita akompana teksto ““La kristnaska festo de Fabricio”” (Jacques Paul kaj liaj lernantoj el Plemet).

4″ Lumbildoj pri Gresillon 1981.

Patrice Le Lan kaj Francoise Corre desegnis la dekorojn.

b. Internacia Esperanto-Klubo de Amikeco (Varsovio)

Beatrice Fairbank — Paris, FRANCIO membronumero 149

Karaj geamikoj,

Mi tre dankas vin pro la bultenoj, kiujn vi sendis al mi. Mi multe ŝatas ricevi novaĵojn el ĉiuj mondpartoj. Mi estas preskaŭ 13-jara knabino. Mi logas en Parizo, la ĉefurbo de Francio. (52.700.000 loĝantaj en Francio, 8.200.000 loĝantaj en Pariza regiono).

Nun estas vintro kaj la suno ne ofte brilas! Ĉiuj infanoj ŝatas neĝon por elfari neĝulojn, sed en Parizo tio estas malofta!

Hodiaŭ ni festas epifanion. Tiun tagon ni manĝas specialan platkukon, kiu enhavas la t.n. “fabon”, fakte ŝtoneton el porcelano aŭ plastiko. Ĝi havas figuron (bebo, suno, luno, krono.. k.a.)

Tiu, kiu trovas la ŝtoneton en sia peco, estas nomata ““la reĝo”” (aŭ la reĝino). Li elektas la ““reĝinon”” (aŭ ŝi elektas reĝon). Oni kronas lin per ora paperkrono (Mi ĉialdonas fragmenton de tia krono). Oni krias ““Vivu la reĝo, vivu la reĝino!””. La infanoj tre ŝatas tiun kutimon!

Jes, mi deziras esti membro de via klubo. Mi rimarkis viajn angul-tranĉitajn kovertojn — tio cstas tre nekutima por mi, kaj precipe mi tre ŝatis la polajn poŝtmarkojn (mi kolektas).

Mi salutas la tutan klubon

Beatrice

Kara Beatrice! Ni tre dankas pro via interesa letero, bela bildkarto kaj la parto de

ora krono. La priskribo de la kutimo vere interesis nin. Ni tre ĝojas, ke vi aliĝis al la

klubo. La angulojn de la kovertoj ni detranĉas por sendi niajn grupleterojn kiel pre-

40 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

saĵojn (tiam sendokostoj estas pli malgrandaj). Ni tutkore salutas vin kaj ni antendas nekstajn novaĵojn de vi!

KASTORA KLUBO

Internacia Esperanto-Klubo de Amikeco

Junulara Kulturdomo ul. Deotymy 37 01-441 Warszawa

La 2-a kluba tasko! Atentu ĉiuj geklubanoj! (Ankaŭ por Amikoj de la Klubo) Ni ĉiuj helpu al niaj peruaj geamikoj! Ĉiu klubano sendu al nia perua amiko bildkarton kun salut-vortoj, por ke li povu montri al siaj samlandanoj, ke Esperanto fakte estas uzata en la mondo. Jen la adreso de nia Amiko: Cesar Abad Castaneda Jose Baquijano 629 PJ Diego Ferre Chiclayo Peru

Boothville Middle School, BRITIO

Karaj Amikoj,

Nia lernejo nomiĝas Boothville. Ĝi estas mezlernejo, t.e. kun geknaboj 9-13 jaraj. Ĝi malfermiĝis en 1971. Oni lernas la anglan lingvon, matematikon, sciencon, la francan lingvon, historion kaj geografion, muzikon, artformojn kaj sportojn.

Estas ĉirkaŭ 520 lernantoj en 17 klasoj. Estas 23 instruistoj. La lerneja tago komenciĝas je la 9-a matene kaj daŭras ĝis tagmezo. La plimulto da infanoj tagmanĝas en la lernejo kaj oni reen-iras la klasojn je la 1-a 15 ĝis la 3-a 45.

Ests multaj kluboj post la klashoroj kaj dum la lunĉhoro. Ekzemple muzika, ŝaka, sporta, fotografia k.t.p. 7

Amike Nina Soloff, Rachel Williams, Jane Morris, Tim Almond, kaj ilia instruisto Stephen Thompson

Karaj geamikoj! Ni tre dankas pro via interesa letero. Kun scivolemo ni tralegis, ke en via lando lernejo por geknaboj 9-13 jaraj nomiĝas mezlernejo (aŭ vi eble erare skribis?), ĉar en nia lando estas alie — elementajn (bazajn) lernejojn vizitas 7-14 jaraj geknaboj, do estas ok-klasa lernejo. Ĉu vi ankaŭ lernas Esperanton? Ĉu vi ali-

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 41

— pàgina 9 del PDF —

ĝos al nia klubo kaj ĉu via instruisto akceptos la titolon Amiko de la Klubo? Ni tutkore salutas vin ĉiujn!!!

Mia urbo — Livorno

La urbo, kie mi loĝas nomiĝas Livorno, kiu estas sufiĉe granda, ĉar havas ĉitkaŭ 177000 loĝantojn; ĝi situas laŭlonge la Ligura-Tirena marbordo kaj je la piedoj de Pisaj kaj Livornaj montetoj.

Ĝiaj originoj estas necertaj — la primitiva vilaĝo frumezepoka nomiĝis el Liburni tribo aŭ el natura kajo de sveltaj Liburnaj ŝipoj. En XII jarcento ĝi estis donita al Pisa de grafino Matilde. En XIV jarcento la paco de Lucca ĝin liveris al Genova, kiu en XV jarcento ĝin transdonis al Firenze. La 28-an de marto 1577-a Medici fondis la ““idealan urbon””, sekvante la projekton pentagonan de Buontalenti. La urbo, ĉef- “verko de Medici familio disvolviĝis superabunde kaj impone ankaŭ sub Lorena familio (Leopoldo II fakte, oni diris, la dua fondinto de Livorno). Stratoj, placoj, preĝejoj, teatroj, publikaj fondaĵoj, pontoj, akvo-kondukiloj, fervojoj estas el tiu ĉi epoko.

Nung Livorno estas urbo ankoraŭ en kreskanta disvolviĝo kun novaj kaj modernaj ko istruaĵoj, kiuj ekstaras anstataŭ la konstruaĵoj detruitaj de la lastaj militaj eventoj, kun eleĝantaj magazenoj, allogaj klubejoj kaj… kelkaj timemaj ĉielskrapantoj; sed tio, kio karakterizas nian urbon, estas la momumento al la ““Kvar nigruloj””, kiu situas apud la malnova fortikaĵo (skulptisto Pietro Tacca). Livorno havas komercan, industrian kaj turisman havenon, havas gravan sipfarejon kaj famkonatan ŝipan akademion. Ankaŭ kiel bona kaj restada centro ĝi havas la plej famajn tradiciojn. Tie ĉi oni manĝas bongustan fiŝsupon kaj bongustegajn triĝlojn, livornane.

Fine multaj famegaj homoj, inter kiuj pentristoj — Fattori, Modigliani; verkisto — Guerrazzi, poeto-Marradi kaj muzikkomponisto — Mascagni naskiĝis en nia simpatia, mara urbo.

Amiko de la Klubo S-ro G. Frimannsson, Akureyri, ISLANDO Karaj amikoj Kore mi dankas al vi pro viaj leteroj de via klubo. Tre plaĉas al mi viaj legendoj pri mara virino (sireno) kaj ĉi tie estas unu el mia lando — Islando. Islanda legendo pri sireno

La foka felo

Antaŭ multaj jaroj vivis iu homo ĉe la marbordo ie sude en Islando. Iufoje li iris al la marbordo frue matene antaŭ ol aliaj homoj ellitiĝis. Li venis al iu roko kaj trovis tie grotan pordon. TiCinterne li aŭdis bruegon de dancantaj homoj, kiuj estis tre gajaj. Ekster la pordo li trovis multajn felojn. Li prenis unu el ili kaj kiam li revenis

42 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

hejmen, li metis la fokan felon en la keston, ŝlosis ĝin kaj kaŝis la ŝlosilon en unu el siaj poŝoj.

Poste li iris ree al la grota pordo. Tie sidis juna kaj bela virino. Ŝi estis tute nuda kaj multege ploris. Estis ŝia la foka felo, kiun la viro prenis hejmen kaj kaŝis ĝin en la keston. La viro donis al ŝi vestojn kaj iris kun ŝi hejmen. Post nelonge ili geedziĝis kaj havis infanojn. La virino ofte sidis sur la roko kaj rigardis al la maro. La foka felo ĉiam estis ŝlosita en la kesto.

Multaj jaroj poste la viro iris al la maro por fiŝkapti. lam li forgesis la ŝlosilon desube de lia kapkuseno. Kiam li revenis hejmen — li ekvidis sian keston malŝlositan kaj lia edzino malaperis kun la foka felo.

Ŝi ne povis rezigni la tenton, kiam ŝi ekvidis la fokan felon, kaj surmetis ĝin. Poste ŝi saltis en la maron kaj murmuris al si mem:

Mi timas mian faron sep infanojn mi havas en la maro kaj sep infanojn en lando.

La viro estiĝis tre malgaja. Kiam li fiŝkaptis, ofte iu foko vagadis ĉirkaŭ lia boato kaj ŝajnis, ke larmoj estis en ĝiaj okuloj. De tiam la viro estiĝis tre bonŝanca en sia fiŝkaptado kaj diversaj objektoj albordiĝis ĉe li. Ofte oni vidis kiam liaj infanoj promenadis sur la marbordo, ke la foko naĝis proksime al ili en la maro. Ĝi ĵetadis diverskolorajn fiŝojn al ili. Sed neniam ilia patrino revenis al la seka lando.

rakontis Malgosia Zorawska

(Estimata Sinjoro! Ni tutkore dankas pro tre interesa legendo, kiu, ni esperas, tre plaĉos al niaj geamikoj, same kiel ĝi plaĉas al ni. Ni kore salutas vin, kaj ni petas, ke vi transdonu nian saluton al ĉiuj islandaj esperantistoj, kun kiuj vi havas kontakton.)

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 43

— pàgina 10 del PDF —

Leteroj, opinioj

Lernejo: SCUOLA ELEMENTARE CEP Via Flavio Gioia — Pirri 1-09100 CAGLIARI (Sardio) — Italio

Instruisto: (sinjoro) Nino Pala Via del Mirto 7, tel. 070/502676 1-09100 CAGLIARI (Sardio) — Italio

Aldono n-ro l al la Kaljaro, 21/12/1980 RAPORTO PRI LA ENKONDUKO DE ESPERANTO EN ITALAN ELEMEN- TAN LERNEJON (de la 10-a de junio 1980)

1980 — Oktobro. La kvar eksterlernejaj kursoj jam funkciantaj dum la lasta lernjaro (Fizika Edukado, Angla Lingvo, Esperanto, Teatra Animado) estas konfirmitaj por la lernjaro 1980-81. La kurso de Esperanto rekomenciĝis jam en la monato oktobro. Vizitadas ĝin ĉ. 150 geknaboj, dividitaj, kiel lastjare en 6 grupojn.

Do, ankaŭ ĉijare funkcias en nia lernejo du paralelaj lingvaj kursoj: Angla Lingvo kaj Esperanto, ĉiu kun proksime la sama nombro da lernantoj.

La novaĵo rilate al la lastjara organizado estas jena: la infanoj de la unuaj klasoj (6-jaraj) ne vizitadas la lingvajn kursojn, sed ili vizitadas la kurson pri fizika edukado.

La du lingvajn kursojn la infanoj vizitadas ekde sia dua lernejaro.

Tial, la infanoj, kiuj vizitadas la kurson de Esperanto, lernas la lingvon dum tri sinsekvaj jaroj, kaj tio koincidos kun alia vizitado de la dua, la tria kaj la kvara klaso. Sekve, ĉiujare, du klasoj (el la ses kiujn la instruisto prizorgas) ĉesos vizitadi la kurson (post trijara lernado) kaj du novaj klasoj komenco ĝin.

Je la fino de oktobro, ni havis la plezuron ricevi la viziton de du karaj geamikoj el Germanio: gesinjoroj Margret kaj Willi Brandenburg (s-ino Margret Brandenburg redaktas la paĝon por la infanoj en la revuo ““Monato””). La gastoj dediĉis tutan

44 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

matenon al niaj gelernantoj kaj ilia vizito estis ĝojiga evento kaj tre efika sperto por ni ĉiuj.

1980 — Decembro. En la unuaj tagoj de decembro, alia ŝatata gasto vizitis nian lernejon. Temas pri s-ino Saĉiko Nakamura kiu, alveninte en Eŭropo kun grupo da japanaj gekolegoj, lasis kelkajn tagojn sian grupon en Parizo por veni ankaŭ al Sardio kaj viziti nian lernejon. La simpatia gastino restadis en nia urbo tri tagojn kaj dediĉis la tutan tempon al niaj gelernantoj kaj al la lokaj plenaĝulaj esperantistoj. Ŝia ĉeesto inter ni forte impresis niajn infanojn.

Hungara Esperanto-Grupo el la urbo Szombathely kontaktis nin kaj proponis interesan programon, kiun la loka grupo baldaŭ pridiskutos. Pluraj el niaj infanoj jam ricevis leteretojn el hungaraj samaĝuloj kaj ankaŭ ili baldaŭ respondos.

Kiu deziras kontakti nin, bonvolu skribi al nia lerneja adreso, se temas pri infana interkorespondado.

Pri ĉio alia, bonvolu adresi jene: ESPERANTO-GRUPO

ĉe f-ino Maria Murgioni Via Guglielmo Pepe 19, Pirri I-09100 CAGLIARI (Sardio) — Italio

Kiu deziras ricevi kopion de la supre menciita raporto, bonvolu skribi al SARDA ESPERANTISTA UNUIĜO Via Umberto 1, n-ro 60 1-07014 OZIERI (Sassari) — Italio

Madrido la 9an de Marto de 1981

Karaj geamikoj: Mi skribas al vi por komuniki la organizadon de la 11 la Internacia Literatura Konkurso de Madrida Esperanto Liceo, kaj petante, se eblas, la diskonigadon en via medio, de ĝi. Jen la regularo: 1. Estos kvar branĉoj, unu premio po branĉo, kiuj estos a) Prozo, originala en Esperanto, minimume 2.000 vortoj. b) Poezio, originala en Esperanto. c) Eseo, libera temo, originala en Esperanto. d) Traduko el hispana proza Verkaĵo al Esperanto, minimume 2.000 vortoj . La limdato por akcepto de konkursaĵoj estos la 1-an de Oktobro de 1981, en mano aŭ la poŝta stampilo. 3. Oni sendos la originalon kaj kvar kopiojn, tajpitajn sur papero DIN-A4, kun la pseŭdonimo de la aŭtoro. 4. En fermita koverto estos skribita ekstere la pseŭdonimo kaj interne la vera nomo kaj adreso de la aŭtoro. . La gajnintoj estos informitaj almenaŭ unu semajnon antaŭ la disdonado de premioj, por favorigi la ĉeeston de ili.

to

„

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 45

— pàgina 11 del PDF —

6. La oficiala solena disdonado de premioj okazos dimanĉon la sesan de Decem-

bro de 1981. 7. La juĝistaro disdonos la premiojn. Se estas egaleco, decidas la voĉo de la prezidanto.

8. La aranĝantoj de la Konkurso (Madrida Esperanto Liceo) havas la rajton eldoni la premiitajn verkojn. Se tiuj verkoj ne estas publikigitaj dumunu jaro, la verkisto mem povos publikigi ĝin fari. La ne premiitaj verkoj povos esti repetataj de la verkistoj ĝis la 8-an de Januaro de 1982.

9. Oni sendus la konkursaĵojn al

MADRIDA ESPERANTO LICEO (por la Literatura Konkurso) c/Atocha 98,4? MADRIDO-I2 HISPANIO Dankon kaj korajn salutojn: Augusto Casquero de la Cruz Prezidanto de M.E.L.

La redaktoro de

Internacia Pedagogia Revuo, In den Horstwiesen 42, D-3150 Peine,

FRG.

Estimata redaktoro,

Kun granda intereso mi legis la raporton en IPR 3/1980, pri la metodika kaj didaktika servo de ILEI. Gratulojn al la partoprenintoj pro la grava laboro farita. La listigo de instruiloj estas aparte utila, kaj la proponoj al ILEI pri taskoj farendaj montras praktikan sintenon de spertuloj.

Mi miris, tamen, ke la libro de Babin, “Por la Praktikantoj”, troviĝas inter tiuj iloj por instruado laŭ la “nerekta metodo”. “Por la Praktikantoj” estas, fakte, verkita por instruado laŭ la rekta metodo, kaj mi rekomendas ĝian uzon por gvidado de daŭrigaj kursoj, post kursoj gviditaj laŭ mia rektmetoda materialo, “Baza Kurso en Esperanto”, (kiun, mi bedaŭre rimarkis, estas ne inkludita en la listo!). Ĉe Gresillon, dum la dua periodo de la someraj taĝoj, la kursoj por komencantoj estas gvidataj laŭ mia kursmaterialo, kaj la kursoj por progresantoj, laŭ la libro de Pierre Babin. La solaj kursoj ne-rektmetodaj ĉe Gresillon en tiu periodo, estas la kursoj por franc-lingvanoj, kiuj celas specialan ekzamenon. Por via eventuala intereso, mi sendas ĉi-kune informilon pri mia kurso.

Kvankam mi ne nun instruas Esperanton en lernejoj, mi ankoraŭ foje instruas la lingvon al infanoj. Tial mi anticipe jam ĝuas legi pli pri la aktivoj de la metodika ka didaktika servo de ILEI rilate al porinfana isntrumaterialo.

46 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Ĉian sukceson en via laboro por Esperanto deziras pro vi kaj ĉiuj viaj kunlaborantoj, kore via, Audrey C.E. Childs-Mee

La redaktoro, Internacia Pedagogia Revuo, F.R. Germanio.

Estimata Rektoro Sonnabend,

Kun intereso mi legas la artikolon, (IPR, n-ro 3,

1980), ““Grava Propono de la 4-a Studgrupo…””, sed, (eĉ prenante en konsideron la

ĝenajn pres- kaj aliajn-erarojn), mi neniel povas deĉifri, kio estas efektive tiu grava

propono. Troviĝas tiom da proponoj, ĉiuj en sia propra rilato gravaj, ke ne eblas, por mi, malkovri la gravan proponon al kiu la donita titolo rilatas.

Ŝajnas al mi, ke la studgrupo efektive me komencis je la nepra komencpunkto por iu tia studgrupo: identigi la diversajn lernsituaciojn. Tion farinte, la studgrupo tiam, kaj nur tiam, diskutos la haveblajn kursmaterialojn, cele al, finfine, por ĉiu aparta lernsituacio doni aŭtoritatan aprobon al maksimume du, sed se eblas efektive nur unu, rekomendita, kurso.

La avantaĝoj de tiu esplormetodo estas memevidentaj: la unua listo, de apartaj lernsituacioj, povas esti ĝisdatigita se kaj kiam novaj lernsituacioj malkovriĝas; la dua listo, de rekomenditaj kursoj, povas esti same ĝisdatigita, sen la neceso por nova esploro pri la unua listo; manko(j) en la dua listo, pro lernsituacio por kiu nenia taŭga materialo estas konata aŭ trovebla, donas gvidon al verkontoj kiel plenigi la breĉo(j)n, kaj, laste, sed plej grave, la eldon-kvantoj de la diversaj (rekomenditaj) kursoj pligrandiĝos, ĉar vendoj de ne-rekomenditaj kursoj praktike ĉesos.

Mi ne estas membro de la studgrupo, sed ja estas membro de ILEI kaj mi deziras ludi mian rolon. Kiel mian kontribuon, do, mi proponas liston de lernsituacioj, kiun la studgrupo povas pristudi. J

Kiel ajn oni akiras liston de lernsituacioj, la unua klara divido estas inter instruado al geinfanoj kaj al plenkreskuloj. Tria kategorio estas instruado al plenkreskuloj pere de perkoresponda kurso, kaj la kvara estas la situacio de hejm-studado, flanke de (verŝajne) plenkreskulo kiu jam sekvis iun kurson kaj do havas la bazan komprenon.

Pri geinfanoj, sekva klara divido estas inter:

a klaso en lernejo sub instruo de profesia instruisto:

a(i) dum lernejaj horoj kaj cele al ekzameno;

a(ii) ekster lernejaj horoj kun volontuloj-lernantoj, kiam la celo, (flanke de la instruanto), estas kapti por Esperanto la lernantojn pro la ĝojo spertita dum la lernado. (Ne komprenu, tamen, ke lernantoj en situacio a(i) ne povas ĝui la studadon!);

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 47

— pàgina 12 del PDF —

a(i) ekster lernejaj horoj kun volontuloj-lernantoj. kiam la celo, (flanke de la instruanto), estas kapti por Esperanto la lernantojn pro la ĝojo spertita dum la lernado. (Ne komprenu, tamen, ke lernantoj en situacio a(i) ne povas ĝui la studadon!);

b klaso en ne-lerneja situacio sub instruo de ne-profesia instruanto, ekzemple en societo de knabskoltoj aŭ simile;

e klaso dum iu somerlerneja aranĝo, ekzemple en la Esperanto-Kulturdomo ĉe Grezijono;

Ĉ samfamilianoj sub instruo de patro aŭ patrino.

Pri plenkreskuloj, la situacioj povas esti tre diversaj. La klara divido estas inter:

d vespera klaso de membro-kandidatoj de loka Esperanto-societo, kiam la lernantoj estas jam kaptitaj, (ĝis iu grado), pro intereso en la lingvo, kaj pro tio havas pli-malpli bonan motivon por akiri la lingvo-scion; la instruanto estas aŭ profesia aŭ ne-profesia instruisto, kvankam ĉi-foje tiu instruisto estas sensalajra volontulo;

e dum-taga klaso en universitato, kie la internacia lingvo estas rekonata kiel taŭga, elektebla “moderna lingvo”, kies akiro donas al la studantoj la rajton ne studi nacian lingvon. La studantoj, pro tio, havas pli-malpli bonan motivon por ĝin akiri; la instruanto estas ankoraŭ profesia lingvo-instruisto aŭ jam emeritita post profesiaj laboroj en la kampo;

f situacio simile kiel sub a(ii), sed en la kadro de universitato aŭ por-instruistoj-

kolegio;

hazarde kunmetita klaso en la kadro de kongreso aŭ alia plurtaga aranĝo, kiam

la kursanoj havas jam iun bazan kapablon en la lingvo kaj estas bone motivitaj

por akiri pli profundan scion;

h malgranda klaso de lernantoj Je alterada nivelo, kiel ekzemple en la Londona Esperanto-Klubo;

h klaso de kompetentaj Esperantistoj, ne estante profesiaj instruistoj, kiuj deziras akiri kvazaŭ profesian kapablon instrui la lingvon, precipe al komencantoj;

i klaso de komizoj aŭ aliaj stabanoj de, ekzemple, la Eŭropa Parlamentejo, devigataj studi la lingvon pro ordono de superulo, kaj pro tio kun malmulte da propra volo aŭ eĉ kun negativa motivo.

Tre plaĉus al mi legi viajn komentojn, aŭ komentojn de aliaj legantoj, pri tiu ĉi,

(ĉu nova?). metodo pripensi la kampon de instruado de Esperanto.

Kore salutas, sincere via,

(ja

Lawrence Mee Kasisto de la Nederlando Sekcio de ILEI.

48 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Statut-projekto

Al la membroj de la estraro de ILEI Al la membroj de la komisiono pri Statut-revizio, Al la Sekcioj de Danlando kaj Svedio,

Kara geamikoj,

Mi tre ege dankas al vi pro viaj agrablaj kaj pozitivaj reagoj al la unua statutprojekto de mia plumo.

Preskaŭ mi certas ke ĉiuj viaj rimarkoj estas realigitaj en tiu ĉi dua klopodo. Se n e laŭ litere, tiam certe laŭsence viaj kontribuoj estas retroveblaj.

Al niaj Hispana amiko ni devas sciigi ke prokrasto de la pago de la kotizo estas neakceptebla. Plej malfrua dato estas la unua de februaro, tial ĉar en februaro devas aperi la unua ekzemplero de IPR.

Al niaj Svedaj geamikoj mi petas kompreni ke ne estas eble dum Komitata kunsido permesi al ĉiuj ĉeestantaj membroj partopreni en la diskutado. Tiukaze la kunsido certe devus daŭri unu monaton. Sed ja estas eble ke la ĉeestantaj membroj kontaktas siajn delegitojn en la paŭzo ktp. (Lobii?)

Tiam ĉiuj sekcioj povas amendi ĝin kaj en 1982-a ĝi estos la grava temo de Asembleo.

Sincere salutas via Une Hukstra; Nederlando.

Reviziita projekto. Statuto kaj Ĝenerala Regularo por I.L.E.1.

En ĉi tiu reviziita projekto mi klopodis enigi ĉiujn rimarkojn kiuj estas faritaj pri la unua projekto de novembro 1979-a.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 49

— pàgina 13 del PDF —

Pritraktanta la unuan projekton kun la estraro de ILEI montriĝis ke kelkaj partoj pli bone trovu lokon en la regularo.

Tiu ĉi projekto kiel eble plej baldaŭ estos publikigita en I.P.R. kaj poste ĉiuj sekcioj havos okazon kritiki, amendi k.t.p. Al S.rinoj Andersson kaj Dazzini mi petas kontroli lingvajn kaj tajpitajn erarojn kaj se eble tuj resendi la korektitaĵon. Al ĉiuj kiuj sincere priatentis la unuan projekton; dankon. junio 1980a Oene Hoekstra

Identeco Artikolo 1.

La organizaĵo estas nomita: “Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj”” en la plua teksto de ĉi tiu Statuto kaj de la Ĝenerala Regularo nomita: “ILEN”.

Artikolo 2.

2.1 ILEI estas fondita en 1949-a por nelimigita tempo.

2.2. Antaŭe ILEI nomiĝis: ““Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj”.

2.3 ILEI estas faka organizaĵo pri edukado kaj instruado.

2.4 ILEI estas aliĝinta al UNESKO en Kategorio C, aŭgusto 1977-a, listo CPX/77/10 S.7 numero 110.

2.5 ILEI havas sian juran sidejon en la Respubliko San Marino.

2.6 ILEI estas demokrata organizaĵo, sendependa kaj memstara en rilatoj al aliaj organizaĵoj kaj institucioj.

2.7 La bazo de la laborpolitiko de ILEI estas la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj la Universala Deklaracio de la Rajtoj de la Infano.

2.8 La oficiala lingvo de ILEI estas la Internacia Lingvo Esperanto.

Celo Artikolo 3.

Edukado al estimo de la Homo kaj al Interkompreniĝo inter la popoloj.

Taksoj por atingi la celon

Artikolo 4.

4.1 Fondi kaj unuigi instruistajn Esperanto-organizaĵojn en la mondo por sisteme labori por la enkonduko de Esperanto en ĉiuspecajn lernejojn. 4.2 Atenti, esplori kaj analizi la pedagogiajn problemojn en la instruado kaj edu-

50 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

kado kaj labori por la solvo de tiuj problemoj.

4.3 Aranĝi kaj/aŭ subteni sciencajn esplorojn pri la instruado de fremdaj lingvoj.

4.4 Organizi interŝanĝojn de spertoj el la pedagogiaj scienco kaj praktikado por la plibonigo kaj modernigo de la Esperanto-instruado.

4.5 Organizi diversspecajn internaciajn aranĝojn por infanoj por ke ili apliku la Internacian Lingvon.

4.6 Organizi pedagogiajn konferencojn kaj laborkunvenojn.

4.7 Aranĝi internaciajn ekzamenojn pri la instruktipablo en la Internacia Lingvo Esperanto.

4.8 Kontakti kaj kunlabori kun Esperanto-organizaĵoj, registaroj, edukaj instancoj kaj aliaj institucioj.

4.9 Eldoni publikigaĵojn kaj komunikaĵojn.

4.10 Apliki aliajn leĝe permesatajn rimedojn.

Financaj rimedoj Artikolo 5.

5.1 Membrokotizoj.

5.2 Kontribuoj de donacantoj. 5.3 Rentoj kaj heredaĵoj.

5.4 Aliaj enspezoj.

Membreco Artikolo 6.

6.1 Ĉiu persono kiu rekonas la Statuton, sin okupas pri edukado kaj/aŭ instruado, povas membriĝi.

6.2 Membroj distingiĝas en ““Sekciaj Membroj”” (SM), ““Individuaj Membroj” (IM) kaj ““Honoraj Membroj” (HM).

6.3 Sekciaj Membroj estas are aliĝintaj al ILEI pere de la sekcioj.

6.4 Individuaj Membroj estas individue aliĝintaj al ILEI. :

6.5 Honoraj Membroj estas nomitaj surbaze de siaj meritoj por ILEI aŭ por la instruado de Esperanto.

La organiza strukturo de ILEI Artikolo 7.

7.1 La Asembleo.

7.2 La Komitato.

7.3 La Estraro. 7.4 La Sekcioj.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 51

— pàgina 14 del PDF —

12,6

FEZO 128 73,1 od 2

la3:3 7.3.4

1.3.3

IGON 7.4.1 7.42 7.4.3 7.444 7.4.5 7.4.6

52 —

La Asembleo konsistas el la estraro kaj delegitoj de la membroj.

La Asembleo pridiskutas la laboron faritan de la Estraro kaj de la komitato kaj decidas pri sekvota gvidlinio por venonta periodo.

La Asembleo okazas minimume unu fojon dum tri jaroj en la kadro de konferenco de ILEI.

La Asembleo decidas pri akcepto aŭ ŝanĝo de la Statuto kaj pri la eventuala malfondo de ILEI.

Ĉiuj asembleanoj havas rajton pri diskuto, propono kaj voĉdono.

La kunsidoj de la Asembleo estas publikaj.

La Komitato konsistas el la sekciestroj aŭ ties anstataŭantoj. Ili respondecas al siaj sekcioj.

La Komitato pridiskutas la laboron faritan de la estraro, la sekcioj kaj de la laborkomisionoj, ĝi decidas pri sekvota gvidlinio por la venonta jaro.

La Komitato elektas la membrojn de la estraro laŭ la regularo.

La Komitato povas starigi kaj nuligi Laborkomisionojn (LK).

La Komitato decidas pri senŝarĝo de la Estraro pri ties agoj dum la antaŭa ja- To.

La Komitato kunsidas minimume unu fojon en la jaro.

La Kunsidoj estas alireblaj por ĉiuj membroj kaj invititoj.

La Komitato decidas en kazo de apelacio kontraŭ eksmembrigo.

La Komitato decidas per simpla plimulto da donitaj validaj voĉoj.

La Estraro gvidas ILEI-on.

La Estraro faras proponojn pri agadlinioj kaj dezirataj aktivecoj al la komitato.

La Estraro raportas kaj respondecas pri siaj agoj al la Komitato.

La Estraro povas okazigi referendumon se en urĝaj aferoj necesas decido de la Komitato.

La Estraro konsistas el nepara nombro da membroj, minimume kvin. La prezidanto, la ĝenerala sekretario, la estrarano pri financoj, la vicprezidanto kaj la vicsekretario estas elektataj kiel funkciuloj. Pri eventualaj pliaj funkcioj la Estraro mem decidas.

La oficodaŭro de la estraranoj estas trijara.

Eksiĝantaj estraranoj estas tuj reelekteblaj.

La Estraro kunvenas laŭbezone.

La Sekcioj de ILEI agas en difinita geografia teritorio.

La Sekcioj mem respondecas pri ĉiuj siaj agoj.

Sekcio povas esti fondata se estas minimume kvin membroj.

Pri akcepto de Sekcio decidas la Estraro.

Sekcio pagas la kotizon ĉiujare antaŭ la unuan de februaro.

Sekcioj geografie proksimaj povas kunlabori.

1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

o endaj

Taskoj de la prezidanto Artikolo 8.

8.1 Kunvoki kaj prezidi la kunvenojn de la Estraro, la Komitato kaj la Asembleo.

8.2 Reprezenti ILEI en eksteraj rilatoj.

8.3 Entrepreni rilatojn kun aliaj instruistaj organizaĵoj.

8.4 Stimuli ĉiujn aktivecojn por atingi la celon de ILEI kaj la plenumon de la taskoj.

8.5 La Prezidanto havas la rajton sin anstataŭigi.

Taskoj de la ĝenerala sekretario Artikolo 9.

9.1 Respondeci pri la organiza stato de ILEI.

9.2 Kontakti kun la sekcioj kaj la individuaj membroj.

9.3 Organizi la fondadon de sekcioj.

9.4 Kompili kaj prezenti la organizan jarraporton al la Komitato.

Taskoj de la estrarano pri financoj Artikolo 10.

10.1 Zorge gardi la bonhavojn de ILEI. 10.2 Kolekti la kotizojn.

10.3 Kompili la financan jarraporton, prezenti ĝin al la Kontrola Komisiono kaj poste al la Komitato.

10.4 Kompili buĝeton por la venonta jaro kaj prezenti ĝin al la Komitato.

Taskoj de la vicprezidanto Artikolo 11.

11.1 Aranĝi enketojn pri la stato de la instruado de Esperanto.

11.2 Prepari statistikojn pri lernejoj en kiuj Esperanto estas instruata.

11.3 Inter la kunsidoj prizorgi la kontaktojn kun la membroj de la Komitato kaj de la laborkomisionoj.

11.4 Asisti la prezidanton pri liaj taskoj.

Taskoj de la vicsekretario Artikolo 12.

12.1 Okupi sin pri la varbado de novaj membroj. 12.2 Prizorgi la informadon eksteren kiel eble plej larĝskalan.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 53

— pàgina 15 del PDF —

12.3 Prizorgi la regulan aperadon de la ILEI-publikigaĵojn. 12.4 Asisti la ĝeneralan sekretarion pri liaj taskoj.

‘Publikigaĵojn Artikolo 13.

13.1 La oficiala organo de ILEI nomiĝas: “Internacia Pedagogia Revuo IPR”.

13.2 IPR estas rekta kunligilo kun la membroj inter la konferencoj.

13.3 IPR aperas en la monatoj februaro, junio kaj oktobro.

13.4 La redaktoro de IPR ests nomata de la estraro.

13.5 Aliaj publikigaĵoj, raporto aŭ specialaj eldonoj de ILEI aperas kun la subtitolo: ““Kajero de Internacia Pedagogia Revuo IPR”.

Fino de la membreco Artikolo 14.

Eksembriĝo okazas:

14.1 Per sciigo de la sekcio.

14,2 Per sciigo de la membro.

14.3 Pro forpaso de la membro.

14.4 La sciigoj devas okazi, minimume tri monatojn antaŭ la fino de la jaro, per registrita letero al la ĝenerala sekretario.

Eksmembrigo okazas pro:

14.5 Dujara nepagado de la kotizo aŭ kontraŭ-statuta agado.

14.6 La Estraro decidas pri eksmembrigo kaj sciigas pri tio per registrita letero al la sekcio aŭ membro.

14.7 Kontraŭ la decido de la Estraro eblas apelacii ĉe la prezidanto de la Komitato, maksimume unu monaton post ricevo de la sub 14.6 celita letero. La prezidanto pritraktos la leteron en la venonta kunsido de la Komitato.

Ĝis la decido de la Komitato la membreco restas netuŝita.

Ĝenerala regularo Artikolo 15.

15.1 Al tiu ĉi Statuto apartenas Ĝenerala Regularo kiu havas la saman validon kiel tiu ĉi Statuto.

54 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Ĝenerala regularo Artikolo 1. Difinoj.

Tiu ĉi regularo havas la saman validon kiel la Statuto.

En tiu ĉi regularo estas uzataj la mallongigoj kiel en la Statuto.

Pri akcepto kaj/aŭ ŝanĝo de tiu ĉi regularo decidas la Asembleo laŭ la sama proceduro kiu validas por la Statuto.

ia l: ls

„ DO =

Artikolo 2. Pri financaj rimedoj. (Statuto art. 5.)

2.1 La kotizon SM pagas laŭ la sekcia statuto aŭ regularo.

2.2 La kotizon IM pagas ĉiujare antaŭ la unuan de februaro al la estrarano pri financoj. Li fiksas la sumon de kotizo por ĉiuj landoj en nacia valuto.

2.3 La kotizon fiksas la Komitato.

Artikolo 3 Pri membreco (Statuo art. 6)

3.1 Ĉiuj membroj havas la rajton ĉeesti la konferencojn de ILEI.

3.22 Ĉiuj membroj ricevas la oficialan organon IPR.

3.3 Surbaze de artikolo 6.5 de la Statuto, la Asembleo povas aparte distingi membrojn de ILEI per la titolo ““Honora Membro”.

3.4 HM povas esti proponata de la Komitato, la Estraro, Sekcio aŭ de minimume kvin membroj de la Asembleo.

3.5 La propono kaj pravigaj aldonoj estu direktitaj alla Asembleo pere de la prezidanto, minimume ses monatojn antaŭ la malfermo de la Asembleo.

Artikolo 4. Pri Laborkomisionoj (LK) (Statuto art. 7.2.4)

4.1 LK konsistas el minimume tri membroj el kiuj unu komitatano. 422 LK raportas al la estraro laŭ interkonsentita regulo. 4, LK havas difinitan taskon kaj labortempon. Pri voĉdono (Statuo art. 7.2.8) 4.4 En kazo de stagno de la voĉoj la Komitato decidas kiam ĝi denove voĉdonos. En kazo de dua stagno la koncerna afero ests ne-akceptita.

Artikolo 5. Pri la estrarelekto. (Statuto art. 7.2.3)

5.1 La proceduro de la elekto aŭ reelekto de la estraro estas jena: La membroj de la estraro estas unuope elektitaj aŭ reelektitaj unu foje dum tri Jaroj.

5.22 La balotado okazas dum Asembleo en speciala kunsido de la Komitato.

5.3 La balotado okazas per skriba aŭ parola voĉdono.

5.4 La rajton pri kandidatigo havas; la estraro, la komitatanoj kaj minimume kvin asembleanoj.

5.5 En kazo de intertempa eksiĝo de estrarano, la prezidanto respondecas pri daŭrigo de la laboro.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 55

— pàgina 16 del PDF —

Artikolo 6.

6.1 6.2 6.3 6.4 6.5 6.6 6.7

6.8

Artikolo 7.

Pri la Sekcioj. (Statuto art. 7.4)

La Sekcio sciigu al la ĝenerala sekretario en kiu geografia teritorio ĝi agas. Ne necesas ke la teritorio egalas al ŝtato.

Sekcio nomas unu membron kiu prizorgas la kontakton kun la Estraro.

Tiu membro estas nomita ““Sekciestro”” SE.

Sekcio nomas konstantan reprezentanton ĉe la landa UNESKO-komisiono. Sekcio sendu siajn publikaĵojn ankaŭ al la estraro kaj redaktoro de IPR. Ricevitaj raportoj, protokoloj kaj bultenoj de la Estraro estu senprokraste komunikitaj al la membroj.

La SE respondecas pri la akurata pago de la kotizo.

La SE prizorgu la jaran statistikon pri la instruado de Esperanto en la lernejoj en la teritorio. La enketa dato estas la unuan de novembro. La sttistfko estu sendita antaŭ la unuan de februaro al la koncerna estrarano.

La SE sendu ĝis la unuan de junio laborraporton pri la pasint jaro al la ĝenerala sekretario.

Pri la Asembleo (Statuto art. 7.1)

Pri la konsisto de la Asembleo.

7.1

T2.

7.3 7.4

TS

Sekcio nomas delegitojn laŭ la ĉisuba tabelo;

ekde 5 membroj unu delegito,

de 6 ĝis 15 membroj du delegitoj,

de 16’ĝis 45 membroj tri delegitoj,

por ĉiu plia 45 aŭ parto de 45 unu plia delegito.

La bazo por fiksi la nombron de delegitoj estas la pagita kotizo por antaŭa ja- TO..

La Asembleo decidas per simpla plimulto de la validaj donitaj voĉoj.

Pri akcepto aŭ ŝanĝo de la Statuto, la Ĝenerala Regularo kaj pri eventuala malfondo de ILEI, la Asembleo decidas se minimume du trionoj de la validaj voĉoj estas favoraj al la propono.

En kazo de malfondo la Asembleo nomas komisionon kiu;

likvidas la kurantajn aferojn de ILEI;

indikas la rimedojn por kovri eventualan deficiton aŭ donacas la restantajn ha-.

vaĵojn al alia organizaĵo, kiun indikas la decido pri malfondo.

56 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Aŭstralujo: Aŭstrujo: Belgujo:

Brazilo: Britujo: Bulgarujo: Danujo: Finnujo: Francujo:

F R Germanujo:

Grekujo: Hispanujo: Hungarujo: Irano: Islando: Israelo: Italujo: Japanujo: Jugoslavujo: Kolombujo: Luksemburgo: Malto: Nederlando: Nordameriko: Norvegujo: Nov-Zelando: Polujo: Sanmarino: Sovetujo:

Sud-Afriko: Svedujo: Svisujo: Venezuelo:

Ĉeĥoslovakujo: Ĉinujo: Germana D R: Jemena PDR: Kubo: Malagasujo: Singapuro: Zairujo:

SEKCIESTROJ DE LA LIGO

Annie Spencer, 323 Belmont Rd., Tingalpa. Q-4173..

Ernst Rixner KleingaBe 6, 18/8/13, A-1030 Vieno.

E. Van Damme, Albert-I-straat 44, B-1750 Schepdaal.

E. Symoens, Putsesteenweg 131 A, B-2180 Kalmthout.

M. Sondervorst, Rue du telephone 1, B-2180 Mettel.

H. Lentzen, Feldweg 20, B-4701 Kettenes.

Elvira Fontes, C.P. 5888, S3o Paulo.

Hilary Chapman, 7 Fairacre road, Barwell, Leicester LE 9 8HH. Hristo Gorov, B.E.A., Hristo Botev 97, Sofio Centro.

Lis Thune, Brembirvanget 15, DK-2650 Hvidovre.

Pentti Jarvinen. Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82.

Frederic Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont. Helmut Sonnabend, In den Horstwiesen 42, D-315 Peine.

K. Koliopoulos, Plateia Pagratiou 5, strato Pyrou 28, Ateno (506). Francisko Zaragoza Ruiz, Coll. Nacional, Callosa de Segura, Alicante. Zsuzsa Barcsay, Ben Kp. 25/b, H-1011 Budapest.

M. Saghafian, Siras Ave, Emdadi str. 22, Vanak, Teheran 19. Baldur Ragnarsson, Sogavegur 170 Reykjavik.

Reuven Alberg, str. Kraus 12, Tel-Aviv, Ramat Aviv.

Catina Dazzini, C.P. 22, I-54100 Massa, pĉk 11244548.

Fusakugu Kido, Gamon Higashi 6-51, Kosigaja Saitama 343. Miodgrad Stojanoviĉ, Duruntorska ul. 2. IV. 32, YU-11000 Beograd. Manuel Angel M., Apartado Aĉreo 60179, Medellin.

Robert Hoeneger, 4 rue des Charbons, Esch sur Alzette.

Carmel Mallia, 89 Sanctuary str., Zabbar, Malta.

Oene Hoekstra, Frederikslaan 47, NL-1871 SB Schoorl,

John Lewine, West Stockbridge, MA 01266, Usono.

Elling Strand, Ekebergveien 208, Leilighet 154, Oslo 11.

Gvenda Sutton, 1 Wood street, Upper Hutt.

Stefania Pakalska, Marszalkowska 53, m. 50, PL-00-676 Warszawa. Marina Michelotti; via 25 marzo, 73, I-43031 Repubblica di San Marino. Johannes Palu, Solme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV.

Nikolaj Starodubcev, Poŝtrestante SU-340047 Doneck.

Axel von Blottnitz, Marcolaan 8, 1710 Florida Glen.

Olle Olsson, Bantorget 3, S-22229 Lund.

Jean Jacques Lavanchy, Tramenaz 21, CH-1814 La Tour de Peilz. Esteban E. Mosonyi, Apartado 61500, Chacao, Caracas.

Izolitaj Membroj

Karel Kraft, Zupanovice 49, CS-26214 Hrimezdice Okr. Pribram. Lu Chien-Bo, Szechuan Universitato, Chengdu, Szechuan.

Till Dahlenburg str. d. DSF 13 DDR-2722 Brŭel.

Jozefo Megyeri, Al-Gomhouriyeh hospital, Khormaksar, Aden. Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila. Eugene Raveloson, B.P. 127, Antananarivo.

Hongi Liao, apt blk. 14,2809 H, Eunos Crescent, Singapuro 14. Antoine-Samuel Ngangu, B P 13, Lukala, Nkandu.

— pàgina 17 del PDF —

Estraro de ILEI

Prezidanto: rektoro Helmut Sonnabend, In den Horstwiesen 42, D-3150 Peine, F R Germanujo. Vicprezidanto: direktoro Johano Inguzs. Liget ŭt 40, H-1102. Budapest X, Hungarujo.

Sekretario: d-ro prof. Mario Dazzini, Casella Postale 22, 1-54100 Massa. Italujo.

Vicsekretario: prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante, Hispanujo. Financoj: Olle Olsson, Bantorget 2, S-22229 Lund. Svedujo.

Kunlaborantaj Organizoj

EEC Eŭropa Esperanto-Centro, Arsenalstraat 5, B-2000 Antwerpen. Konstanta reprezentanto de ILEI ĉe E.E.C.: S-ino Elfriede Ernst, 154 Bld. de Smet de Naeyer bte 7, B-1090 Brussell.

FIMEM Federation Internationale de Mouvemenis d’Ecole Moderne, 42 Grande Rue, F-92310 Se- VIES.

SAT Sennacieca Asocio Tutmonda, 67 Avenue Gambetta, F-75020 Paris.

UEA Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam.

UNESKO Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, 7 Place Fontenoj, F-75007 Pa- TIS.

Konstanta Reprezanto de ILEI ĉe Unesko: Prof. James Fairbank, 6 Avenue Theodore Rousseau, F- 75016 Paris (tf. 6479187).

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO — IPR

organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj — ILEI en rilatoj de reciproka informado kun Unesko, kategorio C

Aperas trifoje jare redaktas: Elmut Sonnabend, ln den Horstwiesen 42, D-3150, FRG poŝtĝirkonto: Stockholm, 682-117-7 ILEI, Bantorget 3, S-22229 Lund, Svedujo

jarabono: 30 svedaj kronoj

Instruisto, kiu abonas la revuon, fariĝas membro de ILEI. Familianoj kaj simpatiantoj pagas la duonon, 15 svedajn kronojn, ne ricevas la revuon sed iĝas membroj de ILEI en la koncernaj kategorioj.

La abonprezon oni pagu al la landaj sekcioj de ILEI aŭ al la supre indikita poŝtĝirkonto.

IPR 1981/3

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA SF PEDAGOGIA REVUO

IPR

) Organo de Internacia Ligo “de Esperantistaj Instruistoj

ILEI

Jarkolekto 11 N-ro 3, 1981

Edistudio, Pizo, Italujo

— pàgina 2 del PDF —

Internacia Pedagogia Revuo – n-ro 3, 1981

fotokompostado: Edistudio, C.P. 213, I-56100, Pisa, ltalujo, Tf. — 39/50/48670 presado: Offset Vallerini, Pisa, Tf. 1 39/50/48670 ;

Enhavo

Rimarkigoj kaj indikoj Libereco aŭ aŭtoritato

Francois Lo Jacomo Raporto Nino Pala Kelkaj interesaĵoj el la ISa Konferenco de ILEI H. Sonnabend Staturo kaj Ĝenerala Regularo de ILEI Anstataŭ recenzi… — Didaktikaj ludoj Far. Pdensky IPR informas pri la 16a konferenco de ILEI H. Sonnabend

Rimarkigoj kaj indikoj

1. «La sableroj formantaj la plaĝon ĉe la mar” kaj la doktoroj estas sennombraj», diris al mi bona amiko, kiu mem kvarfoje — ĉiam sukcese — doktoriĝis. Eble la universitataj gradoj inflacias — sed nombru tiujn, kiuj doktoriĝis per/en Esperanto!

Mi nur konas du sinjorojn: kaj unu inter ili estas Francois Lo Jacomo. Estis la 29-a de Junio 1981! Dum tri horoj li defendis sian disertacion pri la temo «Libereco aŭ aŭtoritato en la evoluo de Esperanto».

IPR kaj ĝia redaktoro kore gratulas. Estas esence nur du kolonoj sur kiuj Esperanto estas sekure apagata: scienco kaj instruado de Esperanto.

Por Esperanto mi deziras iom pli da «plaĝa sablo».

Volonte mi disponigas paĝojn en IPR, sciante, ke la resumo trovos vian interesiĝon: jen estis defendata Esperanto kiel vivanta lingvo eĉ la resumo jam povas helpi nin.

2. Kiu jam iel provis enkonduki Esperanton en sian lernejon kaj fine sukcesis kaj nun regule instruas, tiu konas la «ŝtonan» vojon similan sur kiu trenis la pioniroj siajn ĉarojn en la Novan Mondon, konata nun sub la nomo Ameriko. Kion nur unu homo kapablas akiri, demonstras la kuraĝa agado de kolego Pala. Sed li ankaŭ tuŝas seriozan problemon: la izolecon de gekolegoj instruantaj Esperanton. Tial: gekolegoj, kiuj regule instruas la lingvon en la lernejo, bonvolu turni sin al la redaktoro de IPR. Li proponos vojon por plibonigi la situacion! |

3. «Kelkaj pensoj pri la instruado», skribis kolegino Tavĉar, kaj ŝi bindis belan bukedon. Ŝia averto: Esperanto ne dronu en la marĉon de ĉiutaga instruado. Kiel ŝi bone priskribas!

Same tre interese riĉigas nian instruadon kolego Polensky. Li iom sistemigas la ludon kaj ĉiam prezentas specimenojn. Eble li prezentu baldaŭ pluajn?

4. Kolego Berveling probable ne konas la etoson de IPR, tiam li ne bezonus «supozi». IPR estas malferma por la tuta spektro de la pedagogio. Jen koordinatoj!

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 57

— pàgina 3 del PDF —

A = la 15-a konferenco: ne nur pro la 161 partoprenantoj sed same pTO ĝia kvalito, kies meriton ni rekonu al niaj hungaraj ikoj. ĉi estis tre sukcesa: bonvolu ankaŭ turni vi ia ĉi-j = i ? U turni vian atenton al nia ĉi-jara rezolucio: ĝi jam nun celas al nia kontribuo al la 100-jara datreveno de la eniro de Esperanto en la mondon. Mi bezonas ĝian tradukon en multajn lingvojn. Jam la rezolucio estos sendata al gravaj instancoj de via lando. Kiu helpas? 6. Nova konferenco — la 16-a — realiĝos! Legu la informon kaj tuj uzu la aliĝilon! Antaŭ mi pendas la bildkarto pri nia konferenecloko. Rekte de la hotelo oni vidas la Vezuvion. 7. La sekciestroj priatentu la inviton al la asembleo de ILEI. Ĝi estas publikigita nur en IPR — la Organo de nia Ligo. 8. Pliaj komentoj pri nia statuta projekto, ilin sendis kolego Hoekstra. Se vi ha- „ VOS aliajn amendojn bonvolu ilin rekte sendi al mi. 9. Cu vi konas Carmel Mallia? La poeta aspekto de Esperanto ne estu de ni neglektata. Estas spirita plezuro legi liajn poeziaĵojn.

Tiu pinto de la soneta arto, la sonetaro de Sha- ; kespeare, nun aperas en traduko de unu el niaj ĉefaj poetoj, William Auld. Ĉiam la sonetoj de Shakespeare prezentas kvazaŭ defion al la tradukanto. Iliaj delikate skulptitaj linioj, iliaj kadencoj kaj figuroj, iliaj aludo kaj eĥoj — ĉio ĉi malfacile transiras de lingvo al lingvo. Kvankam Shakespeare estis ido de sia epoko kaj sia kulturo, la voĉo, kiu parolas al ni el la sonetoj (tiu sola kaj simpla voĉo, kiu restas kiam la aktualaj aludoj, la hazardaĵo de la erao, la parolturnoj de la poezia tradicio, estas ĉiuj glositaj kaj enfakigitaj), estas la voĉo de ĉiu homo, kiu frontas la misteron de la memo. Neniu alia verko tiel pure prezentas al ni la psikajn kontraŭdirojn de la homa kondiĉo — ĉiam kaj ĉie kaj ĉiel. Jen la tereno de la homa menso, tiel kara sed tiel febla, sur kiu devas konstruiĝi la remparoj de la homeco. Ĉu ĝi kapablas ilin elteni? H.Tonkin

SERIO ORIENTO-OKCIDENTON. 16

mendu rekte ĉe

Edistudio c.p. 213 I-56100 pisa italujo — pĉk 12230561

328 paĝoj — A5 — lukse bindita — 40 nl.gld.

. Rabato 33,39„ por mendoj de almenaŭ 3 ekzempleroj e 1094 por sendokostoj

s

58 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Libereco aŭ aŭtoritato

en la evoluo de Esperanto

de Francois Lo Jacomo

Gvidita de: Andre Martinet, defendita en: Sorbonne (Parizo), amfiteatro Durkheim, la: 29an de Junio 1981, matene (9a ĝis 12a), antaŭ: Andre Martinet (raportanto), Frederic Francois (prezidanto), Henriette Walter, Michel Duc Goninaz (fakulo pri la temo); akceptita kun mencio “tre bone”” konsistas el kvin ĉapitroj (384 paĝoj entute), kun jena enhavo:

Enkonduko; Unua ĉapitro: Libereco aŭ aŭtoritato en lingva evoluo; Dua ĉapitro: Esperanto, vivanta lingvo [Esperanto kaj planlingvoj, La fonologio de Esperanto, La sintakso de Esperanto, La vorttrezoro de Esperanto]; Tria ĉapitro: Pliriĉiĝo, evoluo, (re)aktualigo, reformo [Pliriĉiĝo kaj evoluo, Eraro kaj evoluo, (Re)aktualigo, Reformo, Kiel oni traduku ““un ordinateur”” en Esperanto?, La seksa diskriminacio, La problemo ““aliel””, La konflikto -ata/-ita: tempoj aŭ aspektoj?, La akuzativo]; Kvara ĉapitro: La sinkronaj simptomoj de l” evoluo [Dinamiko, aŭ dinamika sinkronio?, La enketo, La principoj je balasto, Balasto kaj evoluo: la dinamiko de diskretaj unuoj, Priskriba vidpunkto kaj klariga vidpunkto: ĉu unu aŭ pluraj lingvistikoj?]; Kvina ĉapitro: Libereco aŭ atoritato en la evoluo de Esperanto; Konkludo; Esperantlingva resumo; Bibliografio; Enhavtabelo.

Tiun ĉi resumon Oni rajtas represi, entute aŭ parte, kondiĉe, ke oni menciu la fonton: «disertacio Lo Jacomo», kaj se eble, ankaŭ la adreson: Francois Lo Jacomo, 14 rue de la Pompe, F-75016 Paris, Francio, kaj ke oni sendu al la ĉi-supra adreso, senpage (por informo), almenaŭ unu specimenon de la publikaĵo (revuo), en kiu aperis la represo.

Esperantlingva resumo.

Post preskaŭ cent jaroj da ekzistado de Esperanto, ĉu malsukcesa estas la bilanco? Kia ajn estus la respondo al tiu ĉi demando, ne tie troviĝas la kerno de tiu ĉi disertacio: Esperanto vivas, ĝi evoluas, kaj la pritraktata demando, libereco aŭ aŭtoritato en la evoluo de Esperanto, signifas konkrete jenon: ĉu Esperanto funkcias same kiel la aliaj lingvoj? Ĉu pro aŭ malgraŭ la aparteco de Esperanto, ĝia evoluo si-

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 59

— pàgina 4 del PDF —

milas aŭ malsimilas al tiu d fronte al tiu lingva evoluo? La unua ĉapitro, tre mallon

e aliaj lingvoj? Kian starpunkton povas havi lingvisto

ga, memorigas pri kelkaj tute ĝeneralaj demandoj koncerne la lingvan evoluon, sen proponi respondon al tiuj demandoj.

Poste, en la dua ĉapitro, venas priskribo de Esperanto kiel vivanta lingvo.

Laŭ interlingvistika vidpunkto, mi situigas Esperanton en la historio de planlingvoj, insistante pri la diferenco je celoj inter la diversaj proponitaj projektoj: al kia bezono je komunikado ili klopodas respondi?

La fonologio de Esperanto estas relative banala; mi rapide prezentas opoziciajn parojn por dediĉi iom pli da loko al la problemo: ĉu c estas unu fonemo [c)] aŭ du [ts]? Jam en ĉi tiu paragrafo ekaperas la ideo, ke respondon al tia demando oni povas proponi ne absolute, sed relative al la celo, kiun oni planas atingi: se pli utilas, ke c estu ununura fonemo, tiam ĝi ja estas ununura fonemo.

Koncerne sintakson, mi konservas similan starpunkton multe insistante pri la diferenco inter vorto kaj morfemo (aŭ vortelemento, franclingve moneme), ĉar tian distingon mi nepre bezonos en la pluaj ĉapitroj; almenaŭ en Esperanto ĝi aspektas fundamenta. Al la klasika funkciismo de Andre Martinet, kiu forigis la koncepton vorto pro manko de taŭga difino, mi respondas, ke ne ĝia difino rajtigas terminon al ekzisto, sed la bezono, kiun oni havas je ĝi. Distingante vorton disde morfemo, oni ebligas distingon inter sintaksa informado kaj semant(ik)a informado, kiuj ne kondukas al sama segmentado: post tagmezo estas du vortoj, post ludas en tia grupo sintaksan rolon de prepozicio, dum posttagmezo estas unu vorto (kun samaj morfemoj) kie post ne plu estas prepozicio (sintakse). Kaj unu el la ĉefaj riproĉoj, kiujn mi faras al la akademia klasifikado de radikoj estas, ke ĝi uzas sintaksan terminologion por klasifiki semantike la radikojn, dum la propono de Rene de Saussure (-ec-radikoj, -ad-radikoj, ktp…) multe pli konsenteblas.

La vorttrezoro de Esperanto estas plejparte ĉerpita el okcidentaj lingvoj, sed en leksikologia priskribo de Esperanto, ne tiom gravas la etimologia flanko ol la pure semantika. Ĉu la problemo ami/$ati atestas evoluon? Kiomagrade la naciaj lingvoj influas al la signifo de la Esperantaj radikoj? En tiu ĉi paragrafo mi ankaŭ aludas la signifon de plurmorfemaj (kompleksaj) vortoj, sed ne la problemon de neologismoj.

Ĉar neologismoj jam apartenas al la tria ĉapitro pri pliriĉiĝo, evoluo, (re)aktualigo, reformo. Tiu nova ĉapitro pristudas ok aspektojn de la problemo en ok senrilataj paragrafoj.

Ĉe la komenco, mi prezentas, interalie, vidpunktojn de Claude Piron kaj Gaston Waringhien pri neologismoj, kaj klopodas diferencigi pliriĉiĝon, konscia kaj tuj perceptebla novaĵo en la lingvo, disde evoluo, aŭtomata kaj malrapida moviĝo de la tuta lingva sistemo stimulata de pliriĉiĝoj.

Poste mi demandas min, ĉu eraroj en ekzamenaj taskoj povas atesti evoluon. Mi

pristudis sesdek tiajn taskojn transdonitajn de Franca Esperanto-Instituto, klasifikis la erarojn: ortografiaj (tiu besto estas pli rusa [ruza] o! vi), imito al la franca

lingvo (se estis ebla, mi manĝus pomon), malimito al la franca lingvo, koncerne ek-

60 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

zemple la artikolon (estas la dekunua kaj la duono) kaj la akuzativon (la harojn de la viro kiu maljuniĝas, blankiĝas), internaj eraroj (la ĉielo estas sennuboj [sen nuboj, aŭ sennuba]), kiuj devenas verŝajne pli de Esperanto mem ol de la naciaj influoj, vortkonstruado (oni tuj manĝos [manĝigos] la infanon antaŭ la ekfesto [komenco de la festo]); sed tia malgranda samplo ne ebligas firman konkludon pri la temo.

La diferencon inter (re)aktualigo kaj reformo mi prezentas surbaze de la ortografiaj reformprojektoj, interalie de Optimala Ortografio de Albert Lienhardt. Tiu ĉi volas aliigi Esperanton per, interalie, forigo de ĉapelitaj literoj kaj enkonduko deg, W, X, p, tiel ke ĝi pli similu al la naciaj lingvoj kaj estu tajpebla per la hodiaŭaj latinliteraj tajpmaŝinoj; sed ĉu Esperanto celu forigi la okcidentan imperiismon, aŭ partoprenu en ĝi? Se homoj volos ŝanĝi la komunikan situacion en la mondo, ili ne haltos ĉe tia bagatela problemo, ĉapelitaj literoj, (problemo ja ekzistanta en multaj lingvoj, sed ne malhelpanta ties ekziston); se male ilia mondkoncepto ne bezonas Esperanton, ĉu estas saĝe altrudi ĝin al ili? La diferenco inter reformo kaj (re)aktualigo estas esence, ke reaktualiganto atentas bezonojn internajn al la lingvo, bezonojn de tiuj, kiuj efektive uzas la lingvon kaj sentas ĝenon Ĉe tia aŭ alia punkto. Reformisto atentas bezonojn eksterajn al la lingvo, bezonojn de tiuj, kiuj eventuale studus la lingvon se ĝi estus alia, kaj pri tiaj homoj tute ne interesiĝas Esperantologo: por Esperantologo, Esperanto estas lingvo, por reformisto ĝi ankoraŭ estas projekto.

Konkreta problemo: ĉu ni parolu pri komputoro, komputilo, komputero, komputr(il)o,…? Malnovan radikon komputi oni reĉerpis antaŭ dudeko da jaroj por konstrui la PIV-an gas-komputilon, kaj tio postulis enkondukon de nova radiko por «elektrona cerbo»; komputero. Sed Antal Mŭnnich daŭre ne konsentas pri utileco de tia aparta radiko, li nepre parolas nur pri komputilo (kaj la PIV-a komputilo fariĝas, ĉe li, nombradilo), dum Rŭdiger Eichholz, surbaze de voĉdonado okazinta en 1977, rekomendas pli novan terminon komputoro, verŝajne la plej uzata nuntempe. Kia ajn estos la fina solvo de la afero, oni atentu, ke kaj la termino komputilo kaj la termino komputoro estas pliriĉiĝoj de la lingvo, kiuj rezultigas evoluon de la ĝenerala signifo kaj de la radiko komput-, kaj de la sufikso -il kaj radikfino -or (vd mikroprocesoro). Krome, eĉ se ĝi plu daŭros longe, ekzisto de pluraj terminoj por sama koncepto ne nepre ĝenos la komunikadon. Sed ĉu voĉdonado estas taŭga maniero atingi solvon de lingva problemo? =

Ĉu seksan diskriminacion praktikas tiu, kiu uzas la pronomon /i por paroli pri homoj, kies sekson oni ne konas? Tamen la kutimo devenas de Zamenhof mem kaj eniris oficiale la Plenan Gramatikon. Por starigi seksan egalecon en la lingvo, Jonathan Pool proponis en 1977 pronomon zi = li aŭ ŝi kaj viran sufikson -iĉ (paralelan al -in). Sed en 1980 li proponis -ab anstataŭ -iĉ (konfuzebla kun -iĝ) kaj viran pronomon hi, konservante /i kun la neŭtra signifo «li aŭ ŝi», kiun ĝi havas plej ofte eĉ nuntempe. La refuto al -iĉ devenas de analizo de la lingvo kiel objekto, vidata de ekstere, sed se oni rigardas de interne la efektivan komunikadon, -iĉ povas disvastiĝi kondiĉe, ke ĝin oni ne uzu sisteme laŭ rigora logiko, sed nur laŭ nepra bezono. La

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 61

— pàgina 5 del PDF —

pronomo /i ŝajnas al mi pli plaĉa ol la sufikso -ab, se ĉu tiajn opiniojn ONi apogu sur «intima konvinko» aŭ sur scienca esplorado pri antaŭvidiga lingvistiko?

Kiamaniere, praktike, ni enkonduku novaĵon en la lingvon? Se temas ekzemple pri enpuŝo de la radiko a/i- en la sistemon de tabelvortoj, ni rimarku unue, ke la segmentebleco aŭ nesegmentebleco de la tabelvortoj ne estas, praktike, tiel decidebla kiel postulas la teorio. -o kaj -a de kio kaj kia estas veraj finaĵoj (disigeblaj); -es estas iom malpli disigebla, tamen a/ies estas plej tolerata; neni- povas ja eliri la tabelon (vd neniigi), sed ne i- aŭ ki-. Ĉefa preteksto kontraŭ la tabelvortigo de ali- estas la postulata loka (anstataŭ maniera) signifo de a/ie: sed tiun malfacilaĵon oni povas solvi uzante, tuj, a/ie! kaj alie kun respektive maniera kaj loka signifoj, kiam konfuzo ne eblas pro kunteksto, kaj a/imaniere aŭ aliloke se la kunteksto mem ne sufiĉe klaras: iom post iom a/ie akiros aŭtomate lokan sencon pro evoluo, kaj la situacioj bezonantaj aliloke kaj alimaniere malplioftiĝos.

Dum la sesdekaj jaroj, la konflikto -ata/-ita dividis la Akademion en du partiojn, kaj la itista (aspektista) partio, gvidata de Gaston Waringhien kaj Ivo Lapenna, forvenkis la atistan (tempistan) partion. Mulmultaj estas la frazoj, kiujn atistoj kaj itistoj komprenas malsame, ĉefe citinda estas la jena: oni transportis lin en hospitalon, en kiu li estis operaciita. Por atistoj la operaciado okazis nepre antaŭ la transportado (iteco = antaŭtempeco), do okaze de pli frua enhospitaliĝo en sama hospitalo, dum la itistoj akceptas, ke la priparolata operaciado estus okazinta sekve de la transportado, ĉar la iteco atestas nur ke ĝi ja estas okazinta ĝisfine, kaj ke interesas nin la rezulto de la operaciado, ne ties disvolviĝo: por atistoj, necesus ĉisignife -ota- formo, por itistoj, -ota- formo signifus nur, ke la operacion oni planis dum la transportado, ne ke oni ĝin ĝisfine efektivigis poste. Tamen la esenco de la konflikto ne estas fundamente lingvistika, sed procedura: kian rolon devas ludi la «povo» fronte al lingvaj demandoj? Ĉefe ĉe itistoj troviĝas la ideo, ke aŭtoritata povo estas nepra kondiĉo de la sukceso de Esperanto, dum atistoj preferas toleremon. Kaj la voĉdona proceduro certe akrigis tiun konflikton, kiu manifestiĝis per publikigo de abundo da libroj, cirkuleroj, ktp… (ĉiam nur unuflankaj, bedaŭrinde!)

Fine, mi ne pritraktas kiel tian la problemon de la akuzativo, mi nur klopodas apartigi diversajn manierojn aliri la problemon. Interlingvistika maniero troviĝas en la demando: ĉu akuzativo utilas aŭ malutilas al Esperanto? Normema starpunkto, en la citaĵo: «kiam ni neglektas la akuzativon, ni faras eraron, kaj eĉ se la granda plimulto de la Esperantistoj preteratentus la akuzativon, la verdikto restus same severa» (W. Manders). Priskriba vidpunkto serĉas plej taŭgan lingvistikan manieron prezenti la faktan realon; ekzemple, ĉu akuzativon oni klarigu kiel fleksion de substantivo, adjektivo, adverbo, aŭ kiel apartan morfemon? Ĉu valoras distingo inter gramatikaj kaj leksikaj morfemoj? Sed la problemon oni aliras dinamike metante la demandojn: ĉu la Esperanta akuzativo evoluas? Ĉu la konstateblaj akuzativeraroj atestas tian evoluon?

Por pritrakti tiajn demandojn, necesas aparta lingvistika teorio, kies bezonatan fundamenton mi klopodas prezenti en la kvara ĉapitro.

Unue, necesas aliri la esploradon ne kun la celo konstati la evoluon, sed kun la ce-

62 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

lo ĝin klarigi kaj antaŭvidi: oni nepre ne diru, ke lingvoj ŝanĝiĝas (transiras de iu priskribebla sinkrona stato al alia priskribebla sinkrona stato), sed ke ili evoluas (reagas ĉiumomente al eksteraj premoj per nepercepteblaj kontinuaj moviĝoj).

En Aprilo 1978, mi klopodis aliri la nocion eraro ne per (objektiva) studo de efektive farataj eraroj, sed per enketo, en kiu mi partoprenis mem la komunikadon per surbendigita teksto kun lingvaj eraroj, petante la informantojn mencii ĉiujn erarojn rimarkatajn ĉe l” aŭskultado. Jen la surbendigita teksto:

«En tiu malgranda teksto troviĝas multajn erarojn, tion mi faris intense por inciti la homojn atente aŭskulti kaj korekti ĉiujn erarojn, kiujn ili rimarkos. Do, ĉe ĉiu frazo, vi diru al mi, ĉu vi vidis unu aŭ pluraj eraroj, sed la tekston vi rajtas aŭskulti nur unu fojo, tiel ke mi povu taksi vian reagrapidecon. Ĝis la dekan de majo mil naŭcent sepdek oka, mi laboros por prepari doktoriĝon pri lingvistiko koncerne Esperanto. Mi elektis kiel temo de mia disertaĵo: libereco aŭ aŭtoritato en la evoluado de Esperanto. Pri tio eblas diri multe da interesajn aferojn. La diversajn temojn pritraktitajn de Sinjoro Wells en sia aperonta verko: Esperanto kaj Lingvistiko, mi ne forgesos utiligi. Sed krom tiun ĉi verkon de Wells, mi ankaŭ utiligos multajn aliajn Esperantlingvajn verkaĵojn pri lingvistiko. Ĉu evoluado signifas nepre modifo de la fundamentaj reguloj de Esperanto? Pri tio oni povus verki pli ol cent paĝoj! Ne mankas argumentojn por aserti, ke jes. Sed ja, mankas tempo… Eble poŝt kelkaj jardekoj niaj infanoj pravigos aŭ malpravigos tion. Nuntempe mi konas multajn opiniojn pri tio, ĉiuj malsamaj. Verŝajne la realo pravigos iun mezan vojon inter la plej evoluema kaj la plej konservema vidpunkto.»

Sed krom la intencaj eraroj, kiujn ne nepre ĉiuj informantoj rimarkis, troviĝis ne intencaj eraroj, ekzemple fonetikaj, inter kiuj unu (ĉe la frazo «pri tio eblas diri multe da…») tute malhelpis kelkajn informantojn kompreni la frazon, dum ĝi tute ne estis rimarkata de aliaj. |

La analizo de tia enketo kaj de aliaj lingvaj fenomenoj laŭ dinamika vidpunkto instigis min doni al la nocio balasto (franclingve redondance, la neologismo(j) «redund(anc)o» ne ŝajnas al mi utila(j)) kernan rolon en la dinamika teorio, kiun mi prezentas. Tiu balasto ne nepre estas la sama nocio, kiel en aliaj lingvistikaj teorioj; kaj ĝi estas difinita per jenaj tri «principoj je balasto»: e,

Unua principo je balasto, aŭ principo de entuteco («globalisation»):

Ne ekzistas balastaj elementoj en eldiraĵo. | La balasto estas entuteca karaktero, kiun oni ne klopodu situigi ĉe difinitaj punktoj de la eldiraĵo.

Dua principo je balasto, aŭ principo de ekvilibro:

La optimuma kvanto da balasto difiniĝas per ekvilibra punkto inter la strebo de la ricevanto por elkapti la mesaĝon kaj la strebo de la parolanto por elparoli ĝin. Ĉe tiu punkto, la sumo de ambaŭ streboj estas minimuma: por plibalastigi la mesaĝon, necesas plia strebo de la parolanto, por elkapti malpli balastan eldiraĵon, pli grandan strebon bezonas la ricevanto.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 63

— pàgina 6 del PDF —

Tria principo je balasto, aŭ principo de ekonomio:

La dislokigon de la informhaveco («pertinence») en la diversajn punktojn de la eldiraĵo faras la ricevanto laŭ principo de ekonomio, t.e. tiel, ke li ricevu maksimuman informkvanton per minimuma strebo. Per pli da strebo ol tiu ĉi minimumo, li akiros pli da informoj ol bezonate por simpla kompreno de la eldiraĵo, kaj li uzos tian kromaĵon por rekoni la parolanton kaj situigi ĝian parolmanieron rilate la nociojn normo kaj eraro, kiujn oni altrudis al li, aŭ kiujn li mem konstruis por si.

Nia cerbo filtras la balaston tra lingva filtrilo. Sed aparte gravas, ke tia balasto antaŭekzistu la lingvistikajn unuojn, kiujn, se necese, oni povos redifini poste, ekzemple laŭ la aspekto de la grafikaĵo pri atenteco de la aŭskultanto (en normalaj kondiĉoj, tiu ĉi grafikaĵo prezentas pinton ĉe ĉiu komenco de nova unuo). La dinamika sistemo ne similas la sinkronan sistemon, ĉar tiu ĉi estas kvazaŭ fotografaĵo de la lingva realo, kiun oni priskribas de ekstere, dum dinamika sistemo ne estas entute priskribebla, ĝi entenas ĉiujn subjektivajn parametrojn de efektiva komunikado, kiujn ni bezonas por antaŭvidi la reagon de la lingvoparolantaro al iu ajn ekstera stimulo. Pli interesas, en dinamika pristudo, la efektivaj realigoj («performance») ol la teoria lingva kapablo («competence»), kaj tio ĉi devigas nin forpuŝi la diskretecon de lingvistikaj unuoj, enkondukante kvantan dimension en informhaveco («pertinence») de lingvaj elementoj: ne necesas, ke oni povu draste decidi ĉu tia elemento estas ja informhava aŭ ne, ĝi ĉiukaze estas parte informhava, kaj la kiomo da informhaveco povas multe varii laŭ subjektivaj nekonsciaj parametroj. La franca frazo: mon pere, il est medecin «mia patro, li estas kuracisto» ne nepre estas pli balasta (subjektive) ol: mmon pere est medecin «mia patro estas kuracisto».

La ĉapitron mi konkludas dirante, ke ne devige la sama teorio kovru la tutan lingvistikon, sed al diversaj demandoj povas respondi diversaj memstaraj (kvankam ne interkverelaj) lingvistikaj teorioj; la ĉi-supran dinamikan teorion mi enkondukis por pristudi la demandon: libereco aŭ aŭtoritato en la evoluo de Esperanto.

La kvina, konkluda ĉapitro, priskribas detalan planon por evoluigi Esperanton, kaj ĝi provizas precizan respondon al ĉiuj demandoj de la unua ĉapitro, en la aparta kazo de Esperanto. Necesas kiel eble plej forigi la nocion (lingvistika) povo, ne kongrua kunhoma kaj senhierarkia komunikado al kiu celu Espernato. Lingivstikaj instancoj devas servi, ne trudi, ili respondu al demandoj, kaj ne obeigu sian aŭtoritaton. Iliaj respondoj apogiĝu sur scienca esplorado de la lingva evoluo laŭ dinamika, antaŭvidiga teorio, kaj tian detale ekplanitan esploradon povus fari ekzemple CED, Centro de Esploro kaj Dokumetado pri la monda lingvo-problemo.

Fine, mi rimarkigas, ke Esperanto ne estas disigebla de la rajto je komunikado tia, kia ĝin klopodas difini Unesko en internaj dokumentoj.

Biografiaj informoj pri F. Lo Jacomo.

Naskita en Neuilly, apud Parizo, la 26an de Novembro 1954, studinta en Ecole Normale Supeĉrieure de Saint-Cloud, altlernejo por instruontoj (1973-1978), agregaciita [Laŭ PIV, en Francujo, plej alta konkurso por rekruto de liceaj aŭ universita-

64 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

taj profesoroj] pri matematiko (1976), mi instruas matematikon ekde Septembro 1978 en postabitura licea klaso («sup agro», en Arras (200 km norde de Parizo), al j 18/19-jaraj). sa esperantiĝis Eku kaj ekaktivis en diversaj asocioj ekde 1975 [IAdEM, Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj (sekretario), JEFO, Junulara Esperantista Franca Organizo (eks-prezidanto), UEA, Universala Esperanto- Asocio (Komitatano B), TESPA, Teatro Esperanto de Parizo (Prezidanto). | Mi eklernis la ĉinan lingvon dum la unua (postabitura) studjaro pri matematiko («math sup», 1971/72), eĉ preparis kelkajn diplomerojn pri la germana lingvo samtempe kiel mi magistriĝis pri matematiko (1973-1975). | | Kreskanta ŝato al la lingvoj ĝenerale kaj al Esperanto speciale kroma ioma seniluziiĝo pro la hodiaŭa formalista praktikado de «moderna matematiko», igis min konatiĝi kun la funkciisma lingvistika skolo de Andre Martinet (novembro 1974). Tuj post agregaciiĝo pri matematiko (1976), mi aliĝis al triaciklaj studoj pri lingvistiko, kiuj finiĝis la 29an de Junio 1981 per defendo de doktoriga disertacio, gvidita de Andre Martinet, pri «libereco aŭ aŭtoritato en la evoluo de Esperanto». En 1978, mi fariĝis sekretario de SILF (Internacia Societo de Funkciistaj Lingvistoj, skolo de Andre Martinet).

Donacu al viaj amikoj J isae

kaj al vi mem (SCIENCA KEVUO

| internacia scienca asocio la altnivelan asperantisia

Ĵus aperis n-ro 133. Ĝis la fino de 1981 aperos n-roj 134, 135, 136, kaj ĝis la fino de 1982 n-roj 137 ĝis 144.

Abonkotizoj estas:

16 svisaj frankoj por volumo 30 (n-roj 133 kaj 134) 20 svisaj frankoj por volumo 31 (n-roj 135 kaj 136) 20 svisaj frankoj por volumo 32 (n-roj 137 ĝis 140)

Scienca Revuo estas abonebla ĉe via Landa Delegito de ISAE, aŭ ĉe UEA, aŭ rekte ĉe:

«Scienca Revuo», Edistudio, c.p. 2143, I-56400 Pisa, Italujo, pĉk 12230561 [1 sv.fr.=700 it.liroj; pagante per banko aŭ ĉeko aldonu 2 000 lirojn pro bankaj kostoj]

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 65

— pàgina 7 del PDF —

Raporto

pri la enkonduko de Esperanto en italan elementan lernejon. Lernojaro 1979-80

Nino Pala, Cagliari

Tiu ĉine estas didaktika raporto. Ĝi nur celas priskribi la vojon, kiun mi sekvis por enkonduki Esperanton en la lernejon, kie mi instruas. :

Pri didaktiko, programoj, lernmaterialo, lerneja korespondado, celoj de la kurso mi tre volonte kontaktos gekolegojn en la tuta mondo.

Fakte, mi tre bedaŭras ke mi entreprenis ĉi tiun laboron en relativa izoliteco, sen konstantaj kunligoj kun alilandaj lernejoj.

Ĉar verŝajne la kurso de Esperanto en mia lernejo ripetiĝos dum la venontaj ja- Toj, mi esperas ke de gekolegoj venos proponoj pri kunlaborado, ankaŭ cele al ebla estonta renkontiĝo. | En la lasta lernjaro, ekde septembro 1978a, mi translokiĝis al (por mi) nova lernejo: la ŝtata lernejo de la kvartalo CEP en la urbo kaljaro (Cagliari), en Sardio, kie oni konfidis al mi dudekon da sesjaraj infanoj: la unua klaso. | ĝ La Stata Elementa Lernejo CEP ne estas unuopa konstruaĵo. Ĝi konsistas el sufiĉe vasta ĝardeno; el ĉefa konstruaĵo, kie troviĝas la direktorejo, la oficejoj, halo por la kunvenoj, biblioteko kaj sportejo; kaj tri pavilonoj, en kies teretaĝo kaŭ supra etaĝo estas la klasejoj. La tri pavilonoj havas entute 24 klasejojn kaj, ĉar funkcias en la lernejo 31 klasoj, plus (ek de ĉijare) kvar specialaj kursoj, la klasejoj ne sufiĉas por samtempa instruado al ĉiuj lernantoj: ĉirkaŭ 750. Deko da klasoj, do, je alternaj semajnoj, vizitadas la lernejon jen matene, jen posttagmeze. Mu La lernejo troviĝas en la kvartalo C.E.P. (Popola Loĝ-Centro), je la periferio de la urbo, kiu nuntempe havas ĉ. 300.000 enloĝantoj. | Nova lernejo, memvole elektita ĉar apuda al mia nova loĝejo, post dudek jaroj da instruado, kies lastaj ĉe instituto por blinduloj de la sama urbo (kienlastatempe mi sukcesis enkonduki Esperanton).

Nova lernejo: do novaj gekolegoj, nova lernejestro, novaj gepatroj, kun kiuj interrilati. Entute — nova medio, kie Esperanto estis ĝis tiam tute fremda.

Kiel enkonduki la internacian lingvon en tiun novan ŝojn fari? | Mi estus eble povinta ekinstrui la lingvon al miaj dudek lernantoj, paralele kun la instruado de la nacia lingvo. Sufiĉus nur konvinki ties gepatrojn pri la boneco de la

medion? Kiujn unuajn pa-

66 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

iniciato. Por instrui la anglan, ekzemple — neniu malfacilaĵo. Estas ja prestiĝe havi filon, kiu vizitadas kurson pri la angla lingvo. Ĝis kioma grado li ĝin lernos, tio ĝenerale ne tre gravas.

Lastatempe en ltalio oni distrumpetas ministerian projekton (projekto I.L.S.S.E.) por instruado de fremdaj lingvoj (fakte nur la angla kaj la franca, kun lastatempa aldono de la germana) en la elementaj lernejoj. Tiu projekto, jam funkcianta en kelkaj urboj, antaŭvidas la instruadon de tiuj lingvoj far unuagradaj instruistoj, post pseŭda re- aŭ nov-alproprigo de bazaj nocioj pri la diritaj lingvoj. Nome, unuagradaj instruistoj rajtus, eksperimente, instrui la fremdan lingvon kune kun la ordinaraj studobjektoj — ĉiu al la lernantoj de sia propra klaso.

Ankaŭ ekster tiu projekto, laŭ diversaj aranĝoj, oni jam de longe instruas fremdajn lingvojn en multaj elementaj lernejoj.

Okaze de tiutemaj debatoj en instruistaj rondoj, mi plurfoje kontestis la validon de la projekto I.L.S.S.E. ĉefe pro la evidenta diskriminacio rilate ĉiujn lingvojn, krom la tri supre diritaj, sed ankaŭ pro aliaj motivoj. Per ili oni interalie emfazas, ke la instruado de fremda lingvo far la klasinstruisto estos pli efika ĉar li ja pli bone konas la infanojn ol «ekstera» lingvo-instruisto (sed kio malhelpas ke ankaŭ ĉi «ekstera» fariĝu «interna» kiel la klasinstruisto, se veras, ke la lingvo-instruado devos integriĝi kun la tuta lerneja agado?). Oni ankaŭ aldonas, ke eventualaj mankoj rilate al lingvoregado far de la klasinstruisto estus facile kompenseblaj per la uzado de aŭdovidaj aparatoj, per kiuj instruisto kaj lernantoj kvazaŭ lernus kune.

Estas diskutinde, ĉu entute oportunas publike rebati (ja estus facile!) ĉi lastan aserton, ĉar finfine ĝi povus utili ĝuste al Esperanto (se iam la projekto allasus ankaŭ la internacian lingvon): ne estas sekreto, ke nia movado disponas ĝis nun je nesufiĉa nombro da instruistoj kontentige regantaj la lingvon. Evidente estas tamen, ke tiaj argumentadoj estas pedagogie ne seriozaj, kaj estas facile interpreti ilin kiel malbone kaŝitaj pretekstoj por fari nur surpaperajn reformojn. Reformoj je malalta kosto, kiuj unuflanke, flatante la ambicion de fremdlingve nespertaj instruistoj (ja estas esceptoj, kompreneble!) surŝarĝas ilin per ne facile plenumebla tasko; aliflanke, ili kontentigas (surpapere) la kreskantajn postulojn de la civitanoj kaj de internaciaj instancoj intensigi la instruadon de fremdaj lingvoj en nia lando.

Tiel dirite, se viva estas la ĝenerala intereso rilate al la lernado de fremdaj lingvoj (legu: «la angla»), tute indiferenta estas ĝis nun la intereso rilate al la lernado de la internacia lingvo. ji

Mi ja intencis enkonduki Esperanton en mian novan lernejon, sed mi ne volis limigi ĝin al mia tiama klaso, kaj tio pro diversaj kauzoj, nelaste al la fakto, ke la iniciato restos relative izolita, kun malmultaj eblecoj envolvi vastajn grupojn da geinstruistoj kaj gepatroj.

Ek de la lasta lernjaro, mi do planis agadon, kiu permesos veki en mia lernejo ĝeneralan intereson, kaj samtempe permesos akiri donitaĵojn kaj freŝan materialon por ekhavi pli konkretajn eblecojn, kiam mi proponos la instruadon de la internacian lingvonpli vaste.

Jen, sinteze, la ĉefaj etapoj de tiu agado.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 67

— pàgina 8 del PDF —

1978, decembro. Mi kontaktas kvar koleginojn, kiuj instruas en la kvinaj klasoj (infanoj 10-11-12jaraj) kaj mi proponas ke mi instruu Esperanton al iliaj gelernantoj dum ties lernhoroj: mi farus tion dum mia libera tempo. La aranĝo estas ebla ĉar tiuj klasoj vizitadas la lernejon ĉiam matene, dum mi, kun mia unua klaso, deĵoras alterne: unu semajnon matene kaj unu ptm. Post konvinkaj motivadoj, la propono estas akceptita. Tio ne postulas oficialan permeson de la lernejestro.

1979, januaro. La lecionoj de Esperanto komenciĝas kaj efektiviĝas laŭ la ritmo de du lecionoj semajne, je alternaj semajnoj. Kutime la infanoj grupiĝas po du klasoj (kvindeko da infanoj kune!). Mi instruas laŭ rekta metodo en la ĉeesto dĉ la klasinstruistinoj. Ni ekuzas la lernolibron: Solomon, Esperanto por infanoj, kies tekstojn mi parte surbendigas. Tio ebligas kelkfojan utiligon de la lernmaterialo ankaŭ sen mia ĉeesto.

Samtempe mi kontaktas ankaŭ aliajn gekolegojn, kun la celo kune ellabori projekton de eksperimentado por grupo da difinotaj klasoj, kiu, se aprobita, permesos oficialan enkondukon de novaj studobjektoj ne antaŭviditaj en la normaj programoj. :

La projekton oni povas prezenti surbaze de la D.P.R. (Dekreto de la Prezidento de la Respubliko) n-ro 419, 31.5.74.

Post konsultado de gepatraj reprezentantoj, necesas laŭvica aprobo de (a) geinstruista konsilantaro; (b) lerneja konsilantaro; (c) favora raporto far la provincia lernejestro; (ĉ) fiĥa aprobo far la Ministerio pri Publika Instruado.

La eblecoj de sukceso estas malmultaj.

La limdato por la prezentado alproksimiĝas.

La propono allogas iujn gekolegojn kaj ni kune prilaboras la projekton, kiu ĉefe antaŭvidas la instruadon de la itala lingvo laŭ pli modernaj metodoj. La enŝovo de Esperanto mi ĉefe pravigas pro la utileco de kompara lingvo-instrumento neŭtrala. Se ne varme akceptita, tamen ĝi ne estas malaprobita. La novmetoda instruado devus okazi far «specialistoj» (dungotaj je kosto de la ŝtata administracio) kunlaborontaj kun la klasinstruistoj: do dum la normalaj lernhoroj. La avantaĝo de tiu projekto estas ĉefe (a) konstanta lernantaro; (b) la lecionoj de Esperanto okazos far lingvoinstruisto dum la normalaj lernhoroj, do samrange kaj interlige kun la aliaj studobjektoj en ĉeesto de la klasinstruistoj; (c) la eksperimentado daŭros tri jarojn.

La llan de januaro ni prezentas la skizitan projekton al la geinstruista konsilantaro: ĉiu el ni prezentas la eron de li prilaboritan. Mi prezentas du erojn, inter kiuj, kompreneble, Esperanton. Post debato, la projekto estas aprobita. en ĝia tuteco. Oni elektas la proponintojn kiel membrojn de komisiono, kiu redaktos la definitivan projekton. Ni devos kompletigi la tuton dum nur unu tago. Lastmomente iu rimarkas ke la parto, kiu rilatas Esperanton aspektas tro ampleksa. Tuj alia insiste proponas la aldonon de la angla lingvo. Tio tute ne kongruas kun la motivadoj rilate Esperanton. Mankas la tempo pro plua diskutado. Tamen oni ne povas pro tio malpaciĝi, kaj pri la angla oni ne parolis dum la ĉefkunveno.

La 12an de januaro la projekto, haste tajpita far diversaj personoj estas prezenti-

68 — 1981 — [PR – Internacia Pedagogia Revuo

ta al la juĝo de la lerneja konsilantaro, kiu aprobas ĝin. e i | La 15an de januaro la lernejestro sendas la projekton al la Provinca Lernejestro por plusendo al la Ministerio pri P.I.

1979, februaro-marto. Je alternaj semajnoj, dum mia «libera» tempo mi daŭrigas la instruadon de Esperanto al la kvar kvinaj klasoj. Samtempe, kompreneble, mi instruas en mia oficiala klaso.

1979, aprilo. Ni estas bonŝancaj. Antaŭ la Paskaj ferioj vizitas nian urbon belga esperantisto instruisto Andre Pierard, kun sia familio. S-ro Pierard, kiu instruas ankaŭ Esperanton al siaj gelernantoj, vizitas nian lernejon kun siaj du filinoj 10- lljaraj: Isabelle kaj Valĉry. Ni aranĝas renkontiĝon kun niaj cent esperantistetoj. La renkontiĝo, zorge preparita, permesas al niaj infanoj fari aron da antaŭe lernitaj demandoj, al kiuj parte la belgaj knabinoj, parte ilia paĉjo respondas. Samtempan tradukadon (por la ĉeestantaj neesperantistaj gastoj!) prizorgas mia 11jara filino Helena, denaska esperantistino, ankaŭ ŝi lernantino en la sama lernejo. La tuta afero faras efikan «bruon».

1979, majo. La infanoj de la eksperimentaj klasoj kapablas, se ne flue paroli (kompreneble!) almenaŭ legi aŭ legeti en Esperanto. Multaj el ili ĉc legas tre bone simplajn tekstojn. |

Mi proponas al ili elpensi po infano kelkajn demandojn por demandaro sendota tra la mondo. Baldaŭ kolektiĝas centoj da folietoj kun demandoj direkteblaj al infanoj aŭ plenaĝuloj en diversaj landoj: kelkaj en kvazaŭesperanto, plejparte nacilingvaj. Post kribrado, ni interkonsentas pri dudek unu el ili. Tiel naskiĝas nia parolata letero, kiu montriĝos tre fruktodona. Mu

Ankoraŭ oni ne scias, ĉu la Ministerio pri Publika Instruado aprobos nian januaran projekton. |

Prezentiĝas intertempe nova ebleco enkonduki Esperanton en la lernejon: nome, oni povas prezenti novan projekton al la Provinca Lernejestro por la starigo de eksterlernejaj kursoj pri… io ajn (aŭ proksimume). Tio surbaze de la artikolo 1 de la leĝo n-ro 820 de la jaro 1971a. laj = |

Mi ne tre emas utiligi tiun rimedon por Esperanto, ĉar la vizitado de tiaj kursoj estante ne deviga, oni riskas havi ne konstantan lernantaron kaj fiaski ĝuste pro impostioma foresto de lernantoj. Tio ja okazis al multaj tiaj aranĝoj, kie la nombro de la lernantoj tiom malkreskis Je la fino de la lernjaro, ke oni ne plu renovigis la kursojn por la sekva jaro. Fiasko pro tiu motivo estus ja neoportuna malsukceso.

Tamen, konsiderante ke tre probable oni ne aprobos la jam prezentitan projekton, mi juĝis oportune ne forlasi la eble lastan ŝancon. |

La 28an de majo la geinstruista konsilantaro estas kunvokita de la lernejestro por diskuti pri la oportuneco peti de la Provinca lernejestro la starigon de eksterlernejaj kursoj. La debato longiĝas kaj oni prokrastas al venonta kunveno.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 69

— pàgina 9 del PDF —

1979, junio. Post konsultado de la gepatraj reprezentantoj, la geinstruista konsilantaro aprobas, la 8an de junio, la prezentadon — ĉifoje ne al la Ministerio pri P.I. sed al la Provinca Lernejestro — de projekto pri starigo de eksterlernejaj kursoj. Praktike, temas pri la utiligo de la sama projekto prezentita al la Ministerio pri P.I., kun nur kelkaj formalaj modifoj. Oni do petas, sub nova formo, ankaŭ kurson de Esperanto.

La 12an de junio ankaŭ la lerneja konsilantaro aprobas la «novan» projekton.

1979, julio-aŭgusto. Dum la lernejaj ferioj atingas la lernejon la unuaj respondoj al nia «parolata letero». La infanoj, kiuj faris la demandojn estas jam for kaj ili ne revenos al nia lernejo, sed transiros al la mezgrada lernejo.

Inter la unuaj respondoj, estas tiuj el Belgio, Svislando, Aŭstrio, Britio kaj Ĉinio.

1979, septembro. La Provinca Lernejestro informas, ke la Ministerio pri P.I. malaprobis nian januaran projekton pri eksperimentado.

La nova lernjaro komenciĝas. Mi ekinstruas al miaj lastjaraj gelernantoj, kiuj nun vizitadas la duan klason.

1979, oktobro. La Provinca Lernejestro publikigas la dekreton kun la listo de la aprobitaj eksterlernejaj kursoj en la tuta provinco. Por nia lernejo estas aprobitaj kvar kursoj: teatra animado, fizika edukado, angla lingvo, Esperanto. Tio signifas ke por ĉiu kurso la lernejestro, konsultinte la geinstruistan konsilantaron, rajtas proponi al la Provinca Lernejestro la nomojn de kvar ordinaraj instruistoj, kiuj estu ankaŭ fakuloj pri la rilata fako. Tiu instruisto povas, aŭ ne, aparteni al la koncerna lernejo. Li tamen lasos sian klaslaboron por dediĉi sin al la nova instrulaboro.

Iel, Esperanto oficiale eniros en nian lernejon!

Ĉirkaŭ la 20an de oktobro alvenas du kopioj de «El Popola Ĉinio» kun artikolo pri nia «parolata letero».

Jam certa pri la starigo de la kurso de Esperanto, mi devas nun pensi pri la gelernantoj. Ĉu ili partoprenos? Kiomnombre?

Mi plue deĵoras kiel klasinstruisto en mia dua klaso, kiun mi baldaŭ lasos por transpreni la novan laboron. La interrilatoj kun la gepatroj, ĝis nun bonegaj, povas en tia okazo akriĝi. Fakte ne mankas bedaŭroj kaj diskretaj plendoj. La konsidero ke mi plue zorgos pri la infanoj kadre de la Esperanto-kurso nur parte trankviligas la gepatrojn, kiuj, tute prave, taksas negativa la ŝanĝon de instruisto kaj sekve de instrumetodo.

La 24an de oktobro mi sendas al la gepatroj de ĉiuj gelernantoj (ĉ. 750) informleteron pri la starigo de la Esperanto-kurso, kun aldonita enket-demandaro pri Esperanto.

La 26an de la sama monato aperas en la loka tagĵurnalo «L ”unione Sarda» artikolo, kiun mi verkis pri la sama temo.

1979, novembro. Kolektiĝas la enketiloj, kiujn la gepatroj resendas amase: el ĉ. 750 respondas pli ol 500. Al la demando «ĉu vi estas favoraj rilate al ĉi tiu lerneja inicia-

70 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

to?» (la enkonduko de Esperanto): 8590 respondas «jes»; 1090 respondas «ne»; 5970 ne respondas aŭ donas dubajn respondojn.

Daŭrigante la inform-agadon pri Esperanto, mi sendas invitilon al ĉiuj gepatroj kaj geinstruistoj por kunveno okazonta la 16an de novembro, kie mi klarigas la ĉefajn trajtojn de la internacia lingvo, kaj mi aŭskultigas kelkajn respondojn al nia «parolata letero». Partoprenas je favora sinteno ĉirkaŭ 70 personoj. La aŭskultado de la eksterlandaj voĉoj, zorge preparitaj kun surafiŝe transkribitaj tekstoj, ludas gravan rolon kaj montriĝas tre efika kaj konvinka pri la disvastigiteco de Esperanto.

Formiĝas komitato de gepatroj. Ili ellaboras tekston de letero, sendota al la lernejestro, pro plusendado al la «kompetentaj aŭtoritatuloj», de kiuj oni petas ke Esperanto estu laŭeble instruata dum la noramlaj lernhoroj. Jen doni la rajton estas ja ekster la povo de la lernejestro, sed la tuta afero helpas por plue evidentigi la ĵus vekiĝintan intereson al Esperanto far la gepatroj. Ĉirkaŭ ducent subskribitaj kopioj de tiu letero atingas la tablon de la lernejestro.

La Provinca Lernejestro aprobas la projektojn kaj donas ĝeneralajn instrukciojn por la efektivigo de la kursoj.

1979, decembro. Fine atingas min la oficiala permeso de la Provinca Lernejestro, per kiu li sciigas min, ke mi tuje estas enoficigita al la lernejo CEP (kie cetere mi jam deĵoras) por la instruado de Esperanto dum la lernojaro 1979-80.

Post kelkaj tagoj komenciĝos la kristnaskaj ferioj. Mi lasas mian klason, kiun oni konfidas al nova instruistino.

Dum kelkaj tagoj mi kaj la tri aliaj kolegoj «specialistoj» kvarope laboras por organizi la kursojn. Interkonsente kun la gepatraj reprezentantoj kaj la ceteraj gekolegoj estas decidite ke oni lasu al la gepatroj libere elekti po du kursojn por siaj infanoj. Nura limigo estu ke oni elektu nur unu el la du lingvoj.

Antaŭ la komenco de la kristnaskaj ferioj alvenas la enskribpetoj: ĉ. 300 por fizika edukado; ĉ. 270 por la angla lingvo; ĉ. 180 por Esperanto; ĉ. 120 por teatra animado.

1980, januaro. Post la vintraj ferioj rekomenciĝas la lernejo. Kelkaj tagoj pasas antaŭ ol ni povas komenci la kursojn. Estas malfacile kombini la horaron en maniero ke ĉiu infano partoprenu ambaŭ elektitajn kursojn. La afero estas komplika tial, ĉar ne ĉiuj klasoj havas la «normalajn» lecionojn dum la samaj horoj. Kelkaj klasoj vizitadas la lernejon ĉiam matene — kaj ties gelernantoj partoprenos la kursojn ĉiam posttagmeze. Kelkaj vizitadas la lernejon alterne: unu semajnon matene kaj unu semajnon ptm. Fine ni trovas kontentigan solvon al ĉiu problemo.

Por la kurso de Esperanto formiĝas ses grupoj. Ĉiu grupo vizitados la kurson dufoje semajne. Ĉiu leciono daŭros du horojn (kiam matene) aŭ 1 horon kaj 45 minutojn (kiam ptm).

La unua leciono de la kurso de Esperanto okazas la 7an de januaro por la grupoj «A» kaj «B»; la 8an por la grupoj «C» kaj «D»; la 9an por la grupoj «E» kaj «F».

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 71

— pàgina 10 del PDF —

La instruado efektiviĝas laŭ la rekta metodo, kun abundaj bildoj kaj konkretaj objektoj. La unuajn lecionon partoprenas multnombraj gepatroj. La ĝenerala sinteno estas favora, eĉ entuziasma.

Kelkaj familianoj (gepatroj, pli aĝaj fratinoj) eĉ partoprenas pli-malpli regule la lecionojn kun la infanoj ĝis la fino de la lernjaro. Mi tion favoras ĉar ilia ĉeesto tute ne malhelpas la lernadon. Male, tio estas efika kaj stimula. Mi nur postulas — kaj tio estas favore akceptata — ke ili ne estu nuraj spektantoj, sed ke ili aktive partoprenu la lernejan laboron; ni fakte kune kantas, ludas, skribas, interparolas.

1980, februaro. Kelkaj familianoj, kiuj konstante partoprenas la lecionojn kun la infanoj ekformas komitaton kun la celo helpi la Esperanto-instruiston kaj starigi flankajn agadojn (surbendigoj, korespondado, fotoj, eltondado de bildoj por prepari didaktikajn slipojn aŭ afiŝojn, k.t.p.) kvankam la celoj nur parte realiĝas, ilia helpo estas ĉiurilate tre grava.

Samtempe, oni esprimas la deziron aranĝi kurson de Esperanto por plenaĝuloj. Tion sugestas ankaŭ diversaj geinstruistoj de aliaj lernejoj. Pere de la helpo de la kvartala komitato (eksterlerneja) kaj de du oficistinoj de la lernejo, kontaktinte la lernejestron, ankaŭ la kurso por plenaĝuloj estas organizita. Kunhelpos por la instruado du esperantistaj gekolegoj.

1980, marto. Dume la kurso por infanoj sukcese daŭras (la nombro de la partoprenantoj estas ĉiutage kontentiga, tiel dementante la antaŭajn pridubojn), komenciĝas la kurso por plenaĝuloj: senpaga kaj malfermita al ĉiuj. Enskribiĝis sesdeko da personoj (gepatroj kaj geinstruistoj).

La lecionoj por la plenaĝuloj okazas dufoje semajne: marde kaj vendrede dum la vespero, je la fino de la lernejaj lecionoj en la halo de la sama elementa lernejo CEP.

La 15an de marto ni havas la plezuron ricevi la viziton de Prof-ro Mario Dazzini, jen kiel Prezidanto de IEF, jen kiel Ĝenerala Sekretario de ILEI. Prof-ro Dazzini venis en Sardion por partopreni la laborojn de la ĵus okazonta unua kunveno de sardaj esperantistoj. La vizito de prof-ro Dazzini en nia lernejo estas grava evento por niaj infanoj.

1980, aprilo. Nia lastjara «parolata letero» (eĉ se multaj adresitoj ĝis nun ne respondis) evidentiĝas fekunda iniciato. De tempo al tempo kelkaj respondoj alvenas. Kvankam la lingvonivelo de la infanoj ne permesas plene utiligi la eksterlandajn sonbendojn,tiuj efike impresas la gepatrojn kaj geinstruistojn. Oni ĝenerale ne pridubas la seriozecon de la kurso de Esperanto.

Post interkonsento kun la lernejestro de la apuda mezgrada lernejo, kaj pere de la aprobo de mia lernejestro, mi ricevas la viziton de la geknaboj, kiuj pasintjare ebligis la realigon de la «parolata letero». Ili venas por aŭskulti la respondajn sonobendojn. Tio estas bona ebleco por paroli pri esperanto kaj en esperanto kun diversaj instruistoj de la apuda mezlernejo, kun kiuj, kutime, mankas kontaktoj.

72 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Necesas daŭre kontakti la gepatrojn de miaj lernantoj por ke la infanoj kiel eble plej regule plue vizitadu la kurson. Car voĉaj kontaktoj estas malfacilaj, mi de tempo al tempo sendas al ili pere de la infanoj, multobligitajn «komunikojn».

1980, majo. La 27an finiĝas la kurso de Esperanto por plenaĝuloj. Dudeknaŭ el la partoprenintoj (plejparte geinstruistoj el diversaj lernejoj, malmultaj gepatroj) partoprenas la finan unuagradan ekzamenon. Kelkaj jam membriĝis, pere de nia ĵus starigita regiona unuiĝo al la nacia Esperanto-asocio.

Alvenas el Japanio informbulteno. En ĝi estas japanlingven tradukitaj, propagandcele, la demandoj de nia parolata letero kun respondoj. Tamen la rilata sonbendo, jam de longe sendita, ankoraŭ ne atingis nin.

Konstatinte la pozitivajn rezultojn, la geinstruista konsilantaro decidas favore rilate la daŭrigon de ĉiuj eksterlernejaj kursoj por venonta jaro. Tion decidi tamen rajtas la Provinca Lernejestro.

Je la fino de la monato praktike finiĝas ankaŭ la kurso de Esperanto por infanoj. La 5an de junio ĉesos la agado en ĉiuj lernejoj pro la administraj balotadoj.

El la komenciĝintaj 174 gelernantoj, vizitadis la kurson kun bona reguleco 152 geknaboj.

La atingita lingvo-nivelo estas ĝenerale kontentiga kaj promesplena.

Sonnabend

lern ej a kajeroj eksperimento tatan 157 paĝoj sciencnivele prilaboritaj flulegeblaj kaj kaptaj kiel romano 12 gld.

Edistudio, 1981 c.p. 213 I-56100 Pisa

Edistudio, 1979

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 73

— pàgina 11 del PDF —

Kelkaj interesaĵoj | el la 15-a Konferenco de Ilei en Godollo — Hungarujo — 11-21 Julio 1981

H. Sonnabend

Partoprenis la konferencon 161 personoj el Aŭstralio, Belgio, Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Francio, Demokrata Respubliko Germanio, Federacia Respubliko Germanio, Hungario, Italio, Jugoslavio (Slovenio kaj Serbio), Luksemburgio, Malto, Pollando, Svedio.

La inaŭguro okazis en la aŭlo de la nova universitato (dimanĉon, 1981-07-12) Sidis en la aŭditorio fronte al la aŭskultantoj ĉe longa tablo 16 personoj: s-ino E. Fonagy, ĉefreferanto de la kultura ministerio, d-ro I. Gnesar de la konsilantaro de la Pest-departemento, s-ino J. Bagy, sekciestrino pri kulturaj aferoj en la partio en Pest-departemento, s-ro J. Benedek, urbestro de Godollo, s-ro G. Herezenik, partia sekretario de urbo Godoillo, d-ino Felsone Szabo, ĝenerala sekretario de UEA, d-ro I. Pethes, vicprezidanto de HEA, prezidanto de MEM, d-ro K. Kocsis, vicdirektoro de la universitato en Godollo, d-ino K. Kovacs, sekretario de la landa Pedagogia Sindikato…

La prezidanto de ILEI preligis pri la temo de la 15a konferenco: «La unuiga rolo de Esperanto de diversaj sociaj/lingvaj sistemoj».

Estrarkunsido je dimanĉo: ĝi konstatis ke kelkaj sekciestroj ne plu ĝiris la membrokotizojn. La valida statuto preskribas, ke aŭtomate post dujara nepago ĉesas la membreco en ILEI. Perdis sian membrecon: Grekujo, Islando, Japanujo, Kolombio, Koreujo, Kubo, Luksemburgio, Malagasujo, Nov Zelando, Rumanujo kaj Sovet-Unio!

D-ro Dazzini informis la estraranojn, ke prof. d-ro Tacconi Pier Marcello, Italujo donacis al ILEI 500.000 lirojn! Koran dankon al samideano Marcello!

Okazis lingvokursoj: gvidis la komencantojn: s-ino H. Hegediŭs, la progresintojn: s-ino C. Dazzini.

La ruĝa pedagogia fadeno dum la konferenco estis la altkvalitaj prelegoj de prof. d-ro I. Szerdahelyi pri «Metodologio»; sed nepre mencienda estas la prelego de s-ino K. Baharey Nadudvari; «Pri la instruado de handikapuloj». Atentigis la prelego de d-ro O. Haszpra: «Rezultoj kaj tendencoj en la esenca aplikado de Esperanto».

74 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

La kulturan valoron de la hungara popolteatro ekvivis la konferencanoj en Budapest: Geedziĝfesto en Eeser, popolaj dancoj kaj muziko (Lundon 1981.07.13).

Ebleco por studi la literaturon de Esperanto: prelego kaj seminario kun d-ro V. Benczik. Alian gravan aspekton de Esperanto traktis H. Hegediŭs kaj Zs. Gyarmathy: «Instruado de Esperanto en elementaj klasoj».

Sonis aparte la temo: «Antilernejo: krizo de la tradiciaj instruinstitucioj». Preligis: S. Rĉvesz. Ĉiam interese: «Nova Skribo» de Emiriko Marcetta. (Bedaŭrinde multaj komprenas nur novan alfabeton!).

Novtipan prezenton de aŭd-vida instrumaterialo demonstris B. Wacha (Mardon 1981-07-14)

Grava evento: M. Kovasc informis pri la rezultoj de la 3a mezurado de la Pedagogia-Didaktika Eksperimento.

Pri la famaj «Kunordigaj konferencoj en. Jugoslavio, pri la lerneja instruado de Esperanto» referis d-ro P. Zlatnar.

La tre konata T. Sekelj, mondvojaĝanto, aŭtoro de pluraj interesaj libroj (la lasta, «Mondo de travivaĵoj», ĝuste pri liaj ““globtroteraj”” spertoj) lumbildprelegis pri «Vojaĝo tra Papuo-Novgineo». (Merkredon 1981-07-15)

La estraro de ILEI estis gasto de la Landa Pedagogia Sindikato en Budapest. Oni promesis starigi Esperanto-kursojn ĉe sindikatoj! (ĵaŭdon 1981-07-16)

Tuttaga ekskurso al Szentendere kaj Visegrad. Dum horoj sur la Danubo por multaj unika travivaĵo — Ekzemple: sur Malto ne fluas riveroj! (Vendredon 1981- 07-17)

Kulturaj eventoj: La konferencanoj favore spektis la programon de la infanoj (unuafoje partoprenis ankaŭ infanoj nian konferencon: preskaŭ kvindek!): ili kantis, ludis skeĉojn kaj pupteatron.

Hungara vespero: Pri la hungara lingvo prelegis s-ino Zs. Varga-Haszenits; d-ino R. Barabas pri «Bela Bartok». Per lumbildoj kaj muziko prezentis Johano Inguzs Hungarion. (Sabaton 1981-07-18)

La estaro decidas kunsidi en Peine (Germanio/Loĝloko de la prezidanto) de la 15a de Novembro ĝis la 18a (1981).

La estraranoj J. Inguzs kaj O. Olsson deklaris, ke ili ne plu intencas kandidatiĝi por la nova labor-kaj elektperiodo. Do, kadidatoj estas nun serĉataj! Prezidanto

asembleo 1982 voĉdonade konfirmos la pretecon. (Dimanĉon 1981-07-19)

Asemblea kunveno: La Ĝenerala Sekretario informis kaj prelegis pri la labora stilo de ILEI. Li jam nun skizis la kontribuon de ILEI al la 100-jara datreveno de la Internacia Lingvo Esperanto. La unuanima aprobo de la aldonita rezolucio montras la direkton!

Rezolucio.

de la 15-a Konferenco de ILEI — Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. G0- dollo (Hungarujo) 11-21a de Julio 1981.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 75

— pàgina 12 del PDF —

La konferencanoj el 15 landoj, kunvenantaj on sia 15a konferenco de la 11a ĝis la 21a de Julio 1981, en GodolloO (Hungarujo), sub la ĝenerala temo: ““La unuiga rolo de Esperanto de diversaj sociaj/lingvaj sistemoj, konstatas,

— ke ankoraŭ, ĝis nun, la insistaj klopodoj plibonigi la lingvan interkompreniĝon ne konsiderinde sukcesis;

— ke pliiĝas la plendoj, ke infanoj lernantaj lingvojn (devige enkondukitaj en la lernejojn) ne korekte regas la gramatikon, prononcadon kaj idiomojn;

— ke la interŝanĝo de kulturaĵoj ne plenumas la ĝeneralajn atendojn;

— kela emo lerni «vivantajn lingvojn» rapide malkreskas kaj lige kun ĝi la kvalito de la lingva kono;

— ke nenie estas konstateble ke la komprenemo pri la popoloj kreskis;

— kela gelernantoj, pro manko de aliaj lingvokonoj, plene blindiĝas rilate la eksterajn kulturojn;

— ke ĝis nun nenia respondeca instanco, sciencaj lingvistoj trovis unu esencan argumenton por objektive kontraŭstari Esperanton.

La jaro 1987 memorigas al la jaro de Internacia Lingvo Esperanto, 1887-1987 (eldono de la unua gramatiko de Esperanto).

Pro tio ILEI alvokas registarojn, sindikatojn, kulturajn instituciojn, ekleziojn, gepatrojn kaj ĉiujn personojn interesarajn al la solvo de la lingva problemo en la mondo, kunlabori en aparta pedagogia kongreso, kiu okazu en la jaro 1987 sub la aŭspicio de Unesko.

Multaj Esperanto-organizaĵoj povas science kaj sperte pruvi ke Esperanto plenumas ĉiujn kondiĉojn por unuigi la diversajn lingvajn sistemojn.

(Unuanime aprobita dum la asembleo-kunsido en GodollO, Hungarujo la 20an de Julio 1981. Respondecas: Helmut Sonnabend, prezidanto de ILEI.)

Tibor Sekelj A MONDO DE TRAVIVAJOJ

La senpaŭza vivo de la fama esploristo en tridek rakontoj verkitaj en la kutima atentokapta stilo de Sekelj.

21 cm, 288 paĝoj 4 24 fotoj de la aŭtoro, 24 nl.gld. (4- 1090 sendokostoj, 1/3 rabato por memdoj de minimume 3 ekz-oj.)

Edistudio c.p. 213 1-56100 pisa italujo — pĉk 12230561

76 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Statuto kaj Ĝenerala Regularo de Ilei

Proponoj, amendoj kaj korektoj

Statuto.

Artikolo 1. La organizaĵo estas nomita: fariĝu: La organizaĵo estas nomata: en la plua teksto nomita: fariĝu nomata:

Artikolo 2.

2.1 ILEI estas fondita en 1949

2.4 … Kategorio C, en aŭgusto 1977,…

2.7 La bazo de la laborpolitiko de ILEI fariĝu La bazo por la laboro de ILEI.

Artikolo 4.

4.3 … esplorojn pri la instruado forigu la 4.4 … praktikado por la plibonigo forigu la 4.9 … publikigaĵojn fariĝu publikaĵojn

Artikolo 6. 6.2 Membroj distingiĝas en fariĝu Distingiĝas.

Artikolo 7.

Sinsekvo de la teksto ŝanĝiĝu jene:

7.1 La Asembleo. sekvas la teksto de 7.1.6.

7.2 La Komitato. sekvas la teksto de 7.2.1. ĝis 7.2.9.

7.3 La Estraro. sekvas la teksto de 7.3.1 ĝis 7.3.7.

7.4 La Sekcioj. sekvas la teksto de 7.4.1. ĝis 7.4.6.

(Tiel ĉi la rubrikoj estas pli bone rekoneblaj kaj retroveblaj)

7.1.3 … unu fojon dum tri jaroj … dum fariĝu … unu fojon dum tri jaroj … en 7.1.4 … Statuto kaj pri la eventuala forigu la.

7.2.2 … de la estraro, la sekcioj fariĝu de la sekcioj.

7.2.6 La kunsidoj estas alireblaj por fariĝu La kunsidojn rajtas ĉeesti.

“7,3.4 … seen urĝaj aferoj necesas decido fariĝu se urĝaj aferoj necesigas decidon. 7.3.7 … kunvenas fariĝu kunsidado. 7.4.5 … antaŭ la unuan de fariĝu antaŭ la unua de.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 77 TF:

— pàgina 13 del PDF —

Artikolo 8. 8.1 … de la Estaro, la Komitato fariĝu de la Komitato.

Artikolo 12. 12.2 … larĝskalan fariĝu larĝskale. 12.3 … ILEI-publikigaĵojn fariĝu ILEI-publikaĵoj.

Artikolo 13. 13.5 Aliaj publikigaĵoj fariĝu Aliaj publikaĵoj.

Artikolo 14. legu: Eksmembriĝo okazas: 14.7 … ĉe la prezidanto de la Komitato fariĝu ĉe la prezidanto.

La prezidanto pritraktos la leteron en la venonta fariĝu La prezidanto prezentas la leteron en la plej proksima.

Forigu «Ĝenerala regularo» antaŭ Artikolo 15. Artikolo 15 apartenas al la Statuto)

Ĝenerala regularo.

Artikolo 2.

2.2 …antaŭ la unuan de fariĝu antaŭ la unua de .

Ŝanĝu la sinsekvon de la eroj tiel ke 2.3 fariĝu 2.1; 2.1 fariĝu 2.2; kaj 2.2 fariĝu 2.3.

Artikolo 3. 3.4 … de la Komitato, la Estraro, Sekcio fariĝu de la Komitato, de la Estraro, de Sekcio.

Artikolo 4.

4.3 … taskon kaj labortempon fariĝu taskon kaj tempodaŭron.

4.4 legu: En kazo de voĉegaleco la Komitato denove voĉdonas. En kazo de dua voĉegaleco la koncerna afero estas ne-akceptita. Tiu ĉi ero, 4.4, transiru al la Statuto; ĝi havu lokon en la rubriko «La Komitato» sub numero 7.2.9. Ĝi estas logika sekvo de 7.2.8. Neniel ĝi rilatas al Artikolo 4 de la ĝenerala regularo.

Artikolo 5.

5.1 … reelektitaj unu fojon dum tri jaroj fariĝu reelektitaj por tempodaŭro de tri jaroj.

5.2 La balotado fariĝu La elekto.

5.3 La balotado okazas per skriba aŭ parola voĉdono fariĝu La elekto okazas per baloto aŭ alia voĉdono.

5.4 … la komitatanoj kaj minumume kvin asembleanoj fariĝu la komitatanoj kaj grupo de minimume kvin asembleanoj.

5.5 … la prezidanto respondecas pri daŭrigo de la laboro fariĝu pri daŭrigo de ties laboro respondecas la prezidanto. Aldonu: En kazo de eksiĝo de la prezidanto, la viĉprezidanto respondecas.

78 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Artikolo 6.

6.4 … al la estraro kaj redaktoro de IPR fariĝu al la estraro kaj al la redaktoro de IPR.

6.7 … La enketa dato estas la unuan de fariĝu la unua. — … sendita antaŭ la unuan de fariĝu la unua de .

6.8 Legu: La S.E. sendu antaŭ la unua de junio, al la ĝenerala sekretario, laborraporton pri la pasinta jaro.

Artikolo 7.

7.1 … [tabelo] ekde 5 membroj fariĝu 5 membroj.

7.2 … kotizo por antaŭua jaro fariĝu kotizo por la antaŭa jaro.

7.4 … de la Statuto, la Ĝenerala Regularo fariĝu de la Statuto kaj de la Ĝenerala Regularo.

Amendo de la Sveda sekcio de ILEI.

Laŭ decido de la jarkunveno la 17an de majo 1980 en Hallsberg. El la protokolo: La jarkunveno unuanime decidis, forte rekomendi al ILEI, ke ĝi en sia Statuto ne havu preskribon pri Asembleo. Anstataŭe oni donu al la Komitato la plej altan decidpovon de ILEI. Tiel oni faras la laboron pli simpla kaj efika.

Subskribis: Ingrid Otterson, protokolinto; Olle Olsson, Runa Stridde.

Anstataŭ recenzi…

Mi renkontiĝis kun Carmel Mallia sur Malto, la mirinda perlo de la Mediteraneo. ILEI okazigis sian 14an konferencon kaj nia samideano kune kun siaj grupanoj perfekte organizis ĝin.

Kiam ni sidis ĉetable por priparoli la iradon de nia konferenco li vekis tuj mian intereson kaj simpation. Fl liaj okuloj elradiis ioma melankolio grundita de amara trajto de la animo.

Ĉi tiu viro konis la turmentojn de la vivo — kaj certe li serĉas la vojon al ekstere per poemaj vortoj — li estas poeto kaj amas Esperanton.

Li jam skribis en malta kaj franca lingvoj kaj en ŝatinda arto esperantlingve. Li donacas al mi sian verketon «kontrastoj»

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 79

— pàgina 14 del PDF —

Mi trafoliumas — unu «kontrasto» katenas min: La virino

Mirindaĵo de l homaro la virino! Ŝia per la bel” inklino

sian belon denudigas:

sur vizaĝ, emajloj

farmaciaj;

sur ungoj, ruĝnajloj

ho ve! revoluciaj!

Li prezentis poemajn siajn al ni la konferencanoj kaj impresis nin — kial devas nur eldoni siajn verketojn la aŭtoro mem?

Li sendis al mi alian volumeton kaj nomas ĝin: «Kapricaj raketoj, Malto, 1981».

Li skribis enkondukajn vortojn: ““Mi nomas ĉi tiun peomaron «Kapricaj raketoj», ĉar mi verkis la ĉi tie entenatajn poemojn laŭ kaprico de mia momenta sento. Ilin mi prezentas laŭ la ordo en kiu mi ilin verkis… Ĝenerale la poemetoj estas gutoj verŝitaj al mia pens- kaj korputo dum aŭ post persona vivosperto. Post mia unua jam publkigita poemaro: «Kontrastoj», ĉi tiu povas aspekti kiel strangaĵo. Ĝi eble similas al alia flanko de mia karaktero”. Jen “guto”:

Antaŭ mi galopas la literoj sur la skribmaŝino. Mi la breĉojn de l” papero ŝtopas per fingrinklino (17.6.76)

Sub 90 li diras:

Malantaŭ la mondkulisa ĵaluzio bolas de la homaro la destino Kiu nevidate rikanas?

Satan’ aŭ Dio?

Mi sentas kalvarian vojon kiu sin esprimas en la lasta la 92-a — sendube jen vokas homo, kiu intence verkas en Esperanto, supozante atingi inter ni la homojn unuiĝantajn per unu unika lingvo — sed li jam estis plurfoje distingita per poeziaj premioj por aliaj verketoj kreiitaj de li — perloj kiel la perlo Malto meze en la Mediteraneo.

La prezo de «Kapricaj raketoj» estas po 6 ned.gld. aŭ egalvaloro. Aĉetebla de C. Mallia: 89, Sanctuary Street, Zabbar, Malto.

80 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Didaktikaj ludoj

de Far. Pdensky, Ĉeĥoslovakio

Tiujare mi sukcese uzis dum instruado de Esperanto en Somera Esperanto Tendaro «SET» en Lanĉov, Ĉeĥoslovakio, didaktikajn ludojn. Mi havis kun ili jam iomete da spertoj, ĉar mi aplikis ilin dum instruado en nia klubo. La didaktikaj ludoj estas tre valora rimedo por aktivigi lernantojn. Per ili akiras ili lertecon en praktika uzado de la lingvo. La ludoj okazigas naturajn parolsituaciojn, kiuj ekinteresas ankaŭ sinĝenemajn lernantojn. La ludoj alproksimigas lernantojn al amika kolektivo.

Per la lingvaj ludoj la instruanto povas ekzercadi la lernantojn je unuopaj vortoj, ŝanĝi kaj f mi frazojn, laŭĉene disvolvi frazojn, ekzerci al konversacio, memstara rakontado, ktp. La ludoj estas parolaj aŭ skribaj. Al la skribaj apartenas enigmoj kaj krucenigmoj.

Laŭ niaj spertoj mi klasifikas la didaktikajn ludojn en kvar grupojn:

La ludoj por ekzercado laŭ unuopaj vortoj,

. la ludoj por memstara eltrovo de frazoj, . la konversaciaj ludoj, . la ludoj por kontinua rakontado.

En la Tendaro mi estis gvidanta la internacian konversacian kurson. Mia grupo konsistis el 5 ĉeĥoj, 3 bulgaroj, 3 germanoj kaj 4 hungaroj. Kvankam mi ĉiam strebis, ke ĉiu instruhoro estu aktiviga ĝojiga kaj amika, tamen portis ĉiu ian spuron de lernejpedanteco. Nur didaktikaj ludoj kaŭzis dum instruado tumultan vivon kaj klopodon por venki konkurence. Ili fariĝis por mia instruado valora stimula forto.

Por ilustrado mi volas ĉi tie priskribi almenaŭ unu ludon el ĉiu grupo.

Ludo por ekzercado laŭ unuopaj vortoj: «Vortĉeno»

La lernantoj vicigas vortojn tiel, ke ĉiu nova vorto komenciĝas per lasta silabo de antaŭa vorto. ;

Ekzemple: arbo — bopatro — roko — kolekti — tipografo — fono — ktp.

Ludo por memstara eltrovo de frazoj: «Tri frazoj»

Eldonita vorto la lernantoj formas tri frazojn, kiuj interrilatas.

Ekzemple: hundo.

Mi havas hejme hundon. Mi promenas kun mia hundo ĉiutage. Mia hundo estas bela kaj obeema.

PLUL-

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 81

— pàgina 15 del PDF —

Konversacia ludo: «Kaŝita vorto».

Unu lernanto foriru kaj la aliaj interkonsentu pri iu vorto. La vokita lernanto devas per demandoj diveni la interkonsentitan vorton. Procedo de la ludo estu tiel, ke ĉiu respondo enhavu la interkonsentitan vorton. Kiu la vorton per sia respondo malkaŝas, tiu denove foriros kaj la ludo daŭrigas.

Ekzemple: Interkonsentita vorto: «bela» demando: Kia tago estas hodiaŭ? respondo: Hodiaŭ estas be/a lundo. demando: Kion vi faros posttagmeze? respondo: Se estos bela vetero, mi banos min. ktp.

Ludo por kontinua rakontado: «Komponita rakonto»

Instruisto difinos temon kaj lernantoj iom post iom evoluas tutan lingvaĵon tiel, ke ĉiu el ili diros unu frazon.

Ekzemple: Somera Esperanto-Tendaro.

1-a lernanto: Nia somera Esperanto Tendaro situas en tre bela regiono.

2-a lernanto: Ĝi estas meze de profunda arbaro apud grandega lago.

3-a lernanto: Ni loĝas en tendoj kaj kabanoj.

4-a lernanto: Antaŭtagmeze ni lernas Esperanton kaj posttagmeze ni havas liberan tempon.

ktp.

Dum mia instruadolpraktiko de Esperanto mi estas kolektinta 30 didaktikajn ludojn, kiujn mi sukcese aplikis.

Carlo Goldoni Ko; korej B10! LA GASTEJESTRINO

Tradukis Carlo Minnaja kuu pu,

“La Gastejestrino”’” (La Locandiera, 1752) estas ĉe Goldoni la verto de la rekonstruo de la virino kiel vera mastrino de sia vivo kaj de la vivo de la aliaj. Temas pri apologio de la uzado de la propra inteligenteco, ĉarmo, ruzeco por atingi la nuran situacion eblan por pluvivi individue: la renverson de la sociaj tavoloj pere de la personaj kvalitoj, kiuj surtretas la stabiliĝintan hierarkion. “La Gastejestrino’” certe estas inter la plej bonaj verkoj de Goldoni: la komedio estas kohere kaj solide konstruita laŭ la intrigo, kaj la personeco de la ĉefrolo prilumas, anstataŭ malheligi, la ĉirkaŭajn karakterojn.

160 paĝoj, 21 cm., 18 gld.

EDISTUDIO, cp 213, I-56100 Pisa. Edistudio 33,390 rabato por mendoj de minimume 3 ekz-oj

82 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

IPR informas pri la 16a konferenco de ILEI

Kelkfoje mi legas en leteroj de niaj membroj: ““Kial la konferenco ne okazu tie antataŭ tie?”” Aŭ ““Kial ne tiam anstataŭ tiam?”

Jam delonge prezidanto kaj ĝenerala sekretario deziras konferenci ekster Eŭropo ĉar niaj internaciaj taskoj pretendas tion. Sed la realigo de ekster-europaj konferencoj dependas de cirkonstancoj, kiujn ni ne povas influi:

— jam 1978 flugis aviadile d-ro Dazzini kaj mi al Malagasio, helpis fondi novan sekcion, estis akceptitaj far de la ministroprezidanto, jam vizitis la konferencan hotelon, interkonsentis pri la dato, ricevis akcepteblan oferton de la ŝtata flugkompanio kaj poste ni ricevis registaran leteron, per kiu ni estis informita, ke la registaro refuzis nian konferencon,

— ĉi-jare ni intencis esti en Brazilo. Longjara kaj pli da klopodado trovi organizantojn ne kondukis al dezirita sukceso,

— konferenci ie en Aŭstralio por kunvenigi gekolegajn Esperantistojn el la pacefika spaco eble realiĝos dum kristnaska tempo 1983/84 aŭ 84/85,

— sed nur konferenci en norda parto de Eŭropo (Norvegio, Svedio aŭ Finnlando) havas ĝiajn problemojn: neniu emas organizi,

— volonte ni estus 1982 en Alicante (Hispanujo), sed similaj kaŭzoj…

Ĉiam preta por helpi kaj labori estas nia itala sekcio: Nia 16a konferenco okazos en Seiano (Napoli) di Vico Equense — ltalio, 1982.07.15-24a. Jen la kialo de la tempo: kunlabore kun UEA, ILEI ĉiam ebligas al ĉiuj partopreni la UEA-kongreson (1982.07.24-31a en Antverpeno); tamen estas malglataĵo (la 24a de julio) sed devigas nin la meza feria ordo.

La konferencanoj loĝos kaj laboros en Moon Valley Hotelo, apud la marbordo vide-al-vide de Vezuvio distance 38 km-ojn. Aliaj distancoj: Monte Faito km 14, Sorrento 7, Pompei 17, Capri 8, Ischia 28…

Ĉiuj, kiuj regule vizitas niajn konferencojn konas ilian bonan nivelon, iliajn amikajn renkontiĝojn kaj internacian etoson. La ripozigaj aspektoj aŭ kulturaj ekskursoj estas nomindaj:

1. Preskaŭ ĉiutagaj veturoj al la marbordo por bani sin,

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1981 — 83

— pàgina 16 del PDF —

. duontaga ekskurso al Pompei, . duontaga ekskurso al Ercolano . vizito al lernejo «Arta instituto por la prilaboro de la koralo» . tuttaga ekskurso al la insulo Capri. Kaj la temo de la konferenco: «La emancipa principo de Esperanto en la edukado: eblecoj kaj limoj»

„i hk. „Lo 09

Invito al la asembleo de ILEI 1982-07-22/23 je la 9aj horoj.

Rajtos partopreni la asembleon kaj voĉdoni ĉiuj sekcioj, kiuj laŭstatute pagis siajn kotizojn sub mencio de la nombro de la anoj de la LANDA SEKCIO!

Paragrafo 8 preskribas: La asembleo de la Ligo konsistas el la deligitoj de la landaj asocioj de la Ligo elektitaj dum ilias ĉefkunvenoj laŭ jena ŝlosilo:

ĝis 30 membroj unu delegito

ĝis 60 membroj du deligitoj

ĝis 90 membroj tri delegitoj, ktp.

Tagordo

TOP 1 Raporto de la prezidanto de la komitato-diskuto kaj senŝarĝiĝo, TOP 2 Aprobo de la nova statuto TOP 3 Elekto de la nova estraro: laborperiodo 1982-1984

a) prezidanto: reelektebla

b) vicprezidanto: reelektebla

c) sekretario ĝenereala: reelektebla

ĉ) vicsekretario: sen informo

d) kasisto: vakanta TOP 4 Decido pri la laborprogramo por trijara periodo TOP 5 Demandoj, proponoj, diversaĵoj

Proceduro: Ĝis la unua de Majo 1982: — sendu la sekciestroj la nomojn de la deligitoj al la ĝenerala sekretario, anstataŭantoj prezentu sin komence de la asembleo per rajtiga skribo de la sekciestro, — la pagita membrokotizo por la finiĝita kalendara jaro estos pruvenda per banka kaj samvalida kvitanco (nomo kaj nombro al la ĝ.s.) — bezonos la prezidanto por la raporto antaŭ la asembleo vian tri jaran sekciestran raporton: sekciestroj formas la komitaton, — bezonas la vicprezidanto la lernejan statistikon! — bezonas la prezidanto viajn proponojn!

H. Sonnabend

84 — 1981 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Aŭstralujo: Aŭstrujo: Belgujo:

Brazilo: Britujo: Bulgarujo: Danujo: Finnujo: Francujo:

F R Germanujo: Grekujo: Hispanujo: Hungarujo: Irano: Islando: Israelo: Italujo: Japanujo: Jugoslavujo: Kolombujo: Luksemburgo: Malto: Nederlando: Nordameriko: Norvegujo: Nov-Zelando: Polujo: Sanmarino: Sovetujo:

Sud-Afriko: Svedujo: Svisujo: Venezuelo:

Ĉeĥoslovakujo: Ĉinujo: Germana D R: Jemena PDR: Kubo: Malagasujo: Singapuro: Zairujo:

SEKCIESTROJ DE LA LIGO

Annie Spencer, 323 Belmont Rd., Tingalpa. Q-4173.

Ernst Rixner KleingaBe 6, 18/8/13, A-1030 Vieno.

E. Van Damme, Albert-I-straat 44, B-1750 Schepdaal.

E. Symoens, Putsesteenweg 131 A, B-2180 Kalmthout.

M. Sondervorst, Rue du telephone 1, B-2180 Mettel.

H. Lentzen, Feldweg 20, B-4701 Kettenes.

Elvira Fontes, C.P. 5888, S3o Paulo.

Hilary Chapman, 7 Fairacre road, Barwell, Leicester LE 9 8HH. Hristo Gorov, B.E.A., Hristo Botev 97, Sofio Centro.

Lis Thune, Brembarvanget 15, DK-2650 Hvidovre.

Pentti Jarvinen. Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82.

Frederic Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont. Helmut Sonnabend, ln den Horstwiesen 42, D-315 Peine.

K. Koliopoulos, Plateia Pagratiou 5, strato Pyrou 28, Ateno (506). Francisko Zaragoza Ruiz, Coll. Nacional, Callosa de Segura, Alicante. Zsuzsa Barcsay, Ben Kp. 25/b, H-I011 Budapest.

M. Saghafian, Siras Ave, Emdadi str. 22, Vanak, Teheran 19. Baldur Ragnarsson, Sogavegur 170 Reykjavik.

Reuven Alberg, str. Kraus 12, Tel-Aviv, Ramat Aviv.

Catina Dazzini, C.P. 22, I-54100 Massa, pĉk 11244548.

Fusakugu Kido, Gamon Higashi 6-51, Kosigaja Saitama 343. Miodgrad Stojanoviĉ, Duruntorska ul. 2. IV. 32, YU-11000 Beograd. Manuel Angel M., Apartado Aĉreo 60179, Medellin.

Robert Hoeneger, 4 rue des Charbons, Esch sur Alzette.

Anthony Mercieca, 20 Valletta Road, Qormi, Malta.

D. Luesken-Burger, Boerhavestraat 82, NL-7316 LH Apeldoorn. John Lewine, West Stockbridge, MA 01266, Usono.

Elling Strand, Ekebergveien 208, Leilighet 154, Oslo 11.

Gvenda Sutton, 1 Wood street, Upper Hutt.

Stefania Pakalska, Marszalkowska 53, m. 50, PL-00-676 Warszawa. Marina Michelotti, via 25 marzo, 73, 1-43031 Repubblica di San Marino. Johannes Palu, Sĉlme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV.

Nikolaj Starodubcev, Poŝtrestante SU-340047 Doneck.

Axel von Blottnitz, Marcolaan 8, 1710 Florida Glen.

Olle Olsson, Bantorget 3, S-22229 Lund.

Jean Jacques Lavanchy, Tramenaz 21, CH-1814 La Tour de Peilz. Esteban E. Mosonyi, Apartado 61500, Chacao, Caracas.

Izolitaj Membroj

Karel Kraft, Zupanovice 49, CS-26214 Hrimezdice Okr. Pribram. Lu Chien-Bo, Szechuan Universitato, Chengdu, Szechuan.

Till Dahlenburg str. d. DSF 13 DDR-2722 Brŭel.

Jozefo Megyeri, Al-Gomhouriyeh hospital, Khormaksar, Aden. Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila. Eugene Raveloson, B.P. 127, Antananarivo.

Hongi Liao, apt blk. 14,2809 H, Eunos Crescent, Singapuro 14. Antoine-Samuel Ngangu, B P 13, Lukala, Nkandu.

— pàgina 17 del PDF —

Estraro de ILEI

Prezidanto: rektoro Helmut Sonnabend, In den Horstwiesen 42, D-3150 Peine, F R Germanujo. Vicprezidanto: direktoro Johano Inguzs. Liget ŭt 40, H-1102. Budapest X, Hungarujo.

Sekretario: d-ro prof. Mario Dazzini, Casella Postale 22, I-54100 Massa. Italujo.

Vicsekretario: prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante, Hispanujo. Financoj: Olle Olsson, Bantorget 2, S-22229 Lund. Svedujo.

Kunlaborantaj Organizoj

EEC Eŭropa Esperanto-Centro, Arsenalstraat 5, B-2000 Antwerpen. Konstanta reprezentanto de ILEI ĉe E.E.C.: S-ino Elfriede Ernst, 154 Bld. de Smet de Naeyer bte 7, B-1090 Brussell.

FIMEM Federation Internationale de Mouvemenis d’Ecole Moderne, 42 Grande Rue, F-92310 Se- VTES.

SAT Sennacieca Asocio Tutmonda, 67 Avenue Gambetta, F-75020 Paris.

UEA Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam.

UNESKO Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, 7 Place Fontenoj, F-75007 Paris.

Konstanta Reprezanto de ILEI ĉe Unesko: Prof. James Fairbank, 6 Avenue Theodore Rousseau, F- 75016 Paris (tf. 6479187).

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO — IPR

organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj — ILEI en rilatoj de reciproka informado kun Unesko, kategorio C

Aperas trifoje jare redaktas: Elmut Sonnabend, ln den Horstwiesen 42, D-3150, FRG poŝtĝirkonto: Stockholm, 682-117-7 ILEI, Bantorget 3, S-22229 Lund, Svedujo

jarabono: 30 svedaj kronoj

Instruisto, kiu abonas la revuon, fariĝas membro de ILEI. Familianoj kaj simpatiantoj pagas la duonon, 15 svedajn kronojn, ne ricevas la revuon sed iĝas membroj de ILEI en la koncernaj kategorioj.

La abonprezon oni pagu al la landaj sekcioj de ILEI aŭ al la supre indikita poŝtĝirkonto.

IPR 1982/1

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

IPR

Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

ILEI

Jarkolekto 12 N-ro 1, 1982.

Edistudio, Pizo, Italujo

— pàgina 2 del PDF —

Internacia Pedagogia Revuo – n-ro 1, 1982

fotokompostado: Edistudio, C.P. 213, 1-56100, Pisa, Italujo, Tf. «-39/50/48670 presado: Offset Vallerini, Pisa, Tf. — 39/50/48670

Enhavo

Mario Dazzini: Kvindek jaroj da laboro por Esperanto — La teorio de lingvoinstruado (unua parto) Istvan Szerdahelyi La stato kaj la tendencoj de la aplikado de Esperanto en la sciencoj kaj fakoj en majo 1981 Otto Haszpra La intelekta evoluo de la infanoj Hans Gransee Koordinatoj

Corrie Sanders, Nederlando

Estraraj raportoj 1979-1982

Mario Dazzini: Kvindek jaroj da laboro por Esperanto

1967 estis la jaro de mia unua renkontiĝo kun Mario Dazzini. Vizitante la 52-an UEA-kongreson en Rotterdam (kiu ja anstataŭis Tel Aviv), mi partoprenis fakan kunvenon de ILEI: d-ro Dazzini raportis pri la farita laboro.

Unu jaron post tiu ĉi efemera informado ni ambaŭ komencis rekte serioze kaj intense kunlabori: por ILEI — por Esperanto. Tio okazis 1968 en Madrido: la instruista kunveno nomis min vicprezidanto de ILEI. Estas nun la 14-a jaro de nia komuna klopodado!

Kiu estas nun Mario Dazzini kies nomo estas identa kun Esperanto?

Li naskiĝis en Pietrasanta (Lucca) la 16-an de Julio en 1910. Jam en 1934 li doktoriĝis pri juro ĉe la universitato de Firenze. Jam kvin jaroj antaŭe li demonstris sian talenton por muziko: La juna Mario Dazzini diplomitiĝis pri fortopiano en la Akademio de Bologna (1929).

1952 li estis nomita profesoro pri ekonomio kaj beletro kaj instruis en italaj industriaj lernejoj.

Li studis kaj ankaŭ diplomitiĝis en pluraj lingvoj: germana, angla kaj franca lingvoj.

Ĉar nur malmultaj homoj lernas denaske Esperanton, estas ĝenerale interese scii pro kiaj kaŭzoj kaj motivoj ĉiu de ni lernis la lingvon.

Mario Dazzini nur hazarde konatiĝis kun Esperanto. Estis Novembro de la jaro 1931. Li promenadis kun Adolf Attinger- poŝtoficisto el Svislando/ Richterswill laŭlonge de la rivero Arno en Firenze. Li aŭdis je la unuafojo de li la vorton Esperanto.

La Internacia Lingvo fariĝis lingvo de interŝanĝo, ĉar M. Dazzini lernis la germanan de A. Attinger kaj li la italan lingvon de M. Dazzini, kaj ĉio je samtempa instruado kaj lernado de la Internacia Lingvo.

Certe estas por ĉiu «novbakita» Esperantisto aparta ektravivaĵo ricevi leteron, skribitan en Esperanto el lando kies lingvon li ne konas.

De Mario Dazzini ekzistas multege da leteroj, eble estus interesa la unua al la plumamiko s-ro Punti el Barcelono. Tamen- dum multaj jaroj li ne kuraĝis ek-

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 1

— pàgina 3 del PDF —

starigi personajn kontatojn aŭ viziti konferencojn aŭ kongresojn. Sed post kiam

esperantiĝis (1953) lia fratino Catina ekkomenciĝis la esperantista/internacia vivo de Mario Dazzini.

Li partoprenis la 25-an nacian kongreson en Como. Rapide disvastiĝis la nomo de M. Dazzini inter la Esperantistoj en Italio. Ĉiun jaron li ne nur vizitis ĉiun nacian kongreson (la lastan 1981 en Romo) sed ankaŭ progreseme formis ilin: krom dekojn da kunvenoj li organizis la 27-an kongreson italan en Massa (1956), la 37-an (1966) en Carrara kaj la 47-an en Massa en la jaro 1976. Kvin jarojn li estis vicprezidanto de la Itala Esperanto-Federacio, ekde tri jaroj ĝia sia prezidanto. Fidele Mario Dazzini deĵoris dek jarojn de UEA kiel ĉefdelegito- ne plu post Hamburgo. La unuan Universalan Kongreson li vizitis en Harlemo: en 1954 la 39-an kongreson de UEA. Li ne ĉeestis en Tokio, Varna kaj Brazilia, sed partoprenis ĉiujn aliajn. Mario Dazzini membriĝis al ILEI en 1963 kaj partoprenis saman jaron la unuan konferencon de ILEI en Beogrado kaj ekde 1966 li estas en la la ĝenerala sekretario. Evoluo kaj progreso de ILEI estas ligitaj kun li.

Kio distingas la laboron de Mario Dazzini de ofte nur kondicionaloj eksplikoj,

estas lia konkreta, konstanta kaj celkonscia laboro. Li amas Esperanton kaj kuraĝe li defendas la lingvon kontraŭ ignoradon kaj diskriminacion.

Ĉiam li avertas, ke Esperanto sen instruado en la lernejoj restos nur alpendaĵo de la socio. |

Konvinki instruistojn, esperantigi ilin, fondi kaj fortigi sekciojn, enkonduki Esperanton en la lernejojn pere de lernejaj eksperimentoj estas liaj gvidlinioj.

Kiom da Esperantistoj konas Mario Dazzini? Li posedas longan adresaron kaj facile li nomas homojn el ĉiuj partoj de la mondo. Kvankam ankoraŭ pli da Esperantistoj konas Marion Dazzini, certe nur malmultaj scias pri granda distingo: Li fariĝis Membro de la Akademio de la Muzoj. Ĉe la solena akcepto en la Salonego de la 500 en Palazzo Vecchio de Firenze li prezentis «Dante en Esperanto».

Tio okazis antaŭ 4 jaroj.

2 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

La teorio de lingvoinstruado Unua parto de Istvan Szerdahelyi

Enkonduko La lingvoscienco kaj ĝiaj modeloj

La moderna lingvistiko celas esti la ekzakta scienca modela de la parolakto.

La ĝenerala lingvistiko okupiĝas pri la difino kaj esploro de unuopaj «gramatikoj» (konceptoj), fiksas la universalajn regulojn kaj komunajn kategorioklasojn, eblajn por ĉiuj (aŭ plejmulto da) lingvoj.

La lingvistikaj modeloj estas klasigeblaj laŭ diverskarakteraj opozicioj:

A. Modeloj analiza sinteza

La analiza modelo eliras el la teksto kaj esploras (diserigas) ĝian konstruon, mekanismon;

La sinteza modelo eliras el la gramatiko, respektive el leksiko kaj perhelpe de gramatikaj reguloj (aŭtomato) konstruas tekston. |

(La plej moderna sinteza modelo, la genera gramatiko strebas esti la dinamika modelo de la lingva funkciado, kiu samtempe kapablas modeligi kaj la akton de la informanto, kaj tiun de la informato.).

B. modeloj kvalitiva kvantiva

La kvalitiva modelo priskribas la abstraktajn rilatojn de la lingva mekanismo, esprimante ilin per algebraj kaj formal-logikaj aparatoj;

la kvantiva modelo esprimas la karakterizilojn de la tekstokorpo kaj ties elementoj, per statistikaj indikoj.

C. modeloj parolo skribo

D. modeloj lingvo parolo

E. ĝenerala lingvistiko speciala lingvistiko

F. ĝenerala lingvistiko aplikata lingvistiko |

La aplikata lingvistiko celas solvi diverskarakterajn sociajn taskojn, solveblajn per lingvistikaj rimedoj. Tiaj taskoj povas esti ekz.: dokumentado, telekomunikado, kulturinterŝanĝo, interlingvistiko, instruado de lingvoj ktp.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 3

— pàgina 4 del PDF —

En la aplikata lingvistiko estas distingeblaj du opozicioj:

a modeloj unulingva heterolingva

La diferencigo dependas de tio, ĉu la tasko estas solvebla en la kadroj de unu lingvo, aŭ de du, aŭ de pluraj linvoj. Dulingva tasko estas ekz. tiuj de interlingvistiko, la tradukado, la instruado de fremdaj lingvoj.

b maŝina humana

La branĉo de la aplikata lingvistiko, kiu konstruas la maŝin-interlingvojn («komputera lingvistiko»), respektive la lingvoinstruado, estas du tipaj ekzemploj por tiuj opozici-paro ‘.

Ĝuste en tiu ĉi lasta opozicio okazas en niaj tempoj la plej oftaj pruntoj: la metodologio de la fremda-lingva instruado ĉiam pli kaj pli klopodas fruktuzi la ekzaktecon kaj la teknikon de la komputera lingvistiko.

Konklude: la instruado de fremdaj lingvoj kaj ĝia metodologio estas branĉo de la aplikata lingvistiko, apartenanta al ĝia humana kategorio kaj heterolingva modelo. La scienca branĉo, kiu studas kaj esploras la humanajn-heterolingvajn fenomenojn, nomiĝas kontaktologio.

La kontaktologio estas tiu scienca disciplino, kiu okupiĝas pri la lingvaj kontaktoj:

Laŭ Weinreich ? «…du aŭ pluraj lingvoj estas konsiderendaj kiel kontaktantaj, se ili estas uzataj alterne far de la samaj individuoj.». Laŭ Haugen ‘: «La lingva kontakto estas la alterna uzado de du aŭ pluraj lingvoj far de la samaj personoj.».

La kontakto de du lingvoj nomiĝas bilingvismo. La bilingvismo povas esti duspeca: se la lingvouzanto uzas unu lingvon nur en certaj situacioj, kaj la duan en alia situacio (ekz. hejme, respektive en la lernejo), temas pri pura bilingvismo. En tiu kazo la du mekanismoj aŭtomate interŝanĝiĝas, la bilingvismo nomiĝas miksita; formale: se la persono A, kies gepatra lingvo estas a kaj regas samnivele la lingvon b, kontaktiĝas kun la persono B, kies gepatra lingvo estas b sed regas samnivele la lingvon a, ekestas la rilato:

As – B,„

La kontaktologio studas ankaŭ tiujn situaciojn, kiam pro la manko de komuna lingvo (kodo) ne estiĝas inform-interŝanĝo:

A,-~B,

Fine — ĝi studas ankaŭ la solvon de tiu problemo, kiam A, kaj B, klopodas havi iun komunan kodon, kiu povas esti:

aŭ a: A. ~ Ba, aŭ b: A~ B,

aŭ iu tria lingvo, kiu povas esti c, t.e. la gepatra lingvo de C: A„.~ B,.

aŭ iu interlingvo — en nia kazo Esperanto: e:

4 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Ans B,.

Laŭ tiu skemo evidentiĝas, ke kaj la interlingvistiko, kaj la esperantologio apartenas al la kontaktologio. Ĉar la interlingvo (Esperanto) estas ĉiam fremda lingvo (ni ne konsideras la maloftan kaj esceptan kazon de t.n. «denaskaj esperantistoj»), la lernado kaj alproprigo de Esperanto apartenas ĉiam al la problemaro de fremdalingva instruado.

La kontaktologio, solvante la supre priskribitajn taskojn, studas ankaŭ tiujn fenomenojn, kiuj rezultas el la konflikto de la kontaktiĝantaj lingvoj (interfero, integriĝo, pruntado, adaptado, asimilado, substituo); la reciprokajn leksikan, fonologian kaj gramatikan influojn (etnonimoj, barbarismoj, makaronismoj, interonimoj, hibridiĝo, kreoliĝo, pidĝiniĝo…), la problemojn de la tradukado kaj interpretado, ktp. |

Tiu ĉi vastaskala problemaro ne estas homogena: ĝi ne apartenas nur al unu scienco, sed tuŝas tri diversajn sciencojn: la lingvistikon, la psikologion kaj la sociologion “. |

Sekve, la kontaktologio estas interscienca branĉo, lingvocentra sed samtempe sinteziganta tiujn psikologiajn kaj sociologiajn elementojn, kiuj koncernas la konkretan aspekton de la studata objekto, en nia kazo, de la metodologio de fremdaj lingvoj ĝenerale, kaj tiu de Esperanto speciale “.

daŭrigota

Sonnabend

lerneja kajeroj eksperimento karing

157 paĝoj

sciencnivele

prilaboritaj

flulegeblaj

kaj kaptaj

kiel romano

12 gld.

Edistudio, 1981 c.p. 213 I-56100 Pisa

Edistudio, 1979

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 5

— pàgina 5 del PDF —

La stato kaj la tendencoj de la aplikado de Esperanto en la sciencoj kaj fakoj en majo 1981

de Otto Haszpra

Estimata Kolegaro! En mia hodiaŭa prelego mi volus paroli pri temo, kiu egale devas interesi ĉiujn fakulojn, kiuj devas peri informojn al aŭ el alinaciaj medioj.

Ekzistantaj problemoj

Pri la problemo de la lingva komunikado, kvankam mi povus paroli horojn, tamen la esenco estas ke la ekzistantaj solvometodoj parte estas ege multekostaj, parte nekontentigaj.

Kiuj estas la metodoj? Praktike du metodoj ekzistas, same kiel antaŭ kvinmil jaroj: uzo de iu elektita nacia lingvo, kiu multfoje estas tiu de unu el la partioj,aŭ uzo de interpretistoj aŭ tradukistoj. La unua metodo postulas ke la fakuloj bone, eĉ eminente, regu la elektitan lingvon, la alia, ke la tradukantoj bone konu la fakon. Tre trafe konstatis sur la paĝoj de Vilag ĉs Nyelv la komputisto Mandler Gyorgy, ke oni komprenas kion la alia partnero diras, se oni jam antaŭe iom scietas, kion li volas diri. Se la informo estas kompleta novaĵo, la kompreno ofte fiaskas. Mi mem havis tiajn spertojn dum la ceĥoslovakaj — hungaraj fakaj traktadoj pri la preparata akvonodo-sistemo Gabcikavo-Nagymaros. Tie ĉiuj ĝeneralaĵoj tre bele estas interpretataj. Sed se temas pri sciencaj detaloj, la nefakaj interpretistoj, kaj eĉ la rekta uzo de pluraj mondlingvoj, povas fiaski aŭ almenaŭ tre longa tempo estas bezonata por la klarigo, aŭ oni simple kredas ke la solvo estas bona, aŭ oni konsideras, ke la afero ne estas tiel grava, ke oni malŝparu tempon por klarigo, do oni post la nesukcesaj provoj simple rezignas pri la postulo klarigi perfekte la aferon.

Cetere mi vidis tekston de interŝtata kontrakto, subskribitan de la koncernaj ministroj, en kiu la hungara flanko promesis sendi dialektikajn ilojn por ekipi estigotan faklernejon en Alĝerio. Almenaŭ tio estis en la hungara teksto, kiu kune kun la araba, estis deklarita oficiala. Estis ne oficiala franca teksto, en kiu menciiĝis didaktikaj lloj. Mi ne scias, kio estis en la araba teksto.

Eble indas mencii ion pri la kostoj de la internacia komunikado. Fakte, pri tio ankoraŭ neniu faris vere ĝeneralan statistikon. Se oni parolas pri la kostoj, tio ĉiam

6 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

koncernas la senperajn kostojn, tiun de la tradukado-interpretado. Do se la koncernaj fakuloj konas la lingvon de la traktado, tiam oni konsideras, ke la lingvo ne kaŭzas kostojn.

Tradukado, interpretado eĉ en si mem signifas altajn kostojn, ne parolante pri la organiza kaj munta laboro kiam oni provizas konferencejojn per elektronika helpaparataro por simultana tradukado. Esperantistoj povas legi en la revuo Esperanto, ke la porlingvaj elspezoj de la Unuiĝintaj Nacioj superas 100 milionojn da dolaroj jare. Terure! — diras la esperantistoj. Tamen tiu centmiliona sumo, kiu por hungara laborulo signifas unu aŭ du forintojn jare, tute ne instigas la registarojn ŝanĝi la situacion per la ekuzado de unu komuna lingvo.

Tamen mi devas diri, ke la vera kosto de la multlingveco estas ne en la senperaj kostoj de la tradukado. La veran koston signifas la tempokonsumo de la lernado de la lingvoj. Averaĝe inteligenta persono kutime devas dediĉi 2000 horojn, do tutan laborjaron al la lernado de fremda lingvo, ne parolante pri la stabiligo de la akirita scio. Se oni konsideras pro simpleco, ke la laborperiodo de la vivo daŭras 40 jarojn, tio signifas, ke el tiu periodo 2,5 procentoj estas dediĉitaj al lernado de unu lingvo. Mi opinias ke en la malproksima estonto ĉiu homo devus scii komunan lingvon krom sia gepatra, pere de kiu li aŭ ŝi povas interkompreniĝi kun iu ajn loĝanto de la tero. Se tiu komuna lingvo estus nacia lingvo, la produktado de la homaro estus 2,5 procentoj pli malalta ol se oni ne perdus tempon per la lernado de dua lingvo. Sed se oni elektus Esperanton, por kies ellerno, laŭ mia propra sperto, 200 horoj estas abunde sufiĉaj, tiam la tempoperdo, t.e. la produktoperdo egalus nur 0,25 procentojn. Kaj se la tiel liberiĝantan tempon oni ne volas uzi por industrie produkti, oni povus ekzemple plilongigi ĉies jaran libertempon per 4… 5 tagoj ĉiujare.

Mi nur menciu ke la ellernado de fremda nacia lingvo fare de la tuta homaro (escepte la privilegiitan nacion) signifus produktoperdon egalvaloran al 1000 miliardoj da dolaroj, kiu sumo egalas la nunan tutan nacian enspezon de Usono, kaj ĉirkaŭ trioblon de la militelspezoj de la nuna mondo. Eĉ nuntempe oni povas kalkuli ke la lernado de lingvoj far limigita nombro da homoj kostas ĉ. 10 miliardojn da dolaroj tutmonde, kiu jam tute ne estas neglektebla sumo. Ĉio ĉi simple pro la neestigitaj produktaĵoj.

La avantaĝoj de Esperanto

Tiom pri la problemoj kaj la kostoj pri la nuna lingva interkomunikado. Do, estas absolute evidente, ke se ni havas lingvon kiu diskonigus la kostojn de la lernado, tiu kvociento 1:10 jam en si mem estas tiel okulfrapa, ke neniu alia eksplikado pri la utileco de Esperanto estas necesa.

Unu tamen estas necesa! Respondi ĉu Esperanto vere kapablas plenumi la taskojn kiujn la socio starigas kontraŭ ĉiu alte kulturita lingvo. Se jes, oni povas jam kontraŭjeti nenian racian argumenton kontraŭ la tutmonda enkonduko de Esperanto. Mi ripetas: racian! Ĉar malraciaj argumentoj nepre svarmas kaj svarmos kaj oni devos tutforte lukti por venki la kaŝintencojn malraciulojn.

Nu, ĉu vere Esperanto estas taŭga por esti lingvo de la hodiaŭa kaj morgaŭa alte

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 7

— pàgina 6 del PDF —

evoluinta socio? Ĉu ĝi kapablas esprimi ĉion, ekzemple en la tereno de la sciencoj? Tio estas la demando.

Ni devas konfesi, ke dum la naŭdekjara vivo de nia internacia lingvo oni preskaŭ ĉiam emfazis nur ke ĝi estas taŭga por beletro, poemoj, dramoj, noveloj ktp. Kaj oni pleje fieris — rajte — pri kelkaj vere artaj kaj altnivelaj literaturaj kreaĵoj de Esperantaj poetoj, verkistoj, beletristoj.

Tamen pri la bezonoj de la ĉiutaga, sed samtempe altnivela, faka interkomunikado la progreso estis tre malrapida, kaj ties direktado ne ĉiam estis en la plej taŭgaj manoj.

Sekve, kvankam por du samfakuloj, kiuj bone scias Esperanton, estas relative facile interŝanĝi fakajn ideojn per momente konstruitaj esprimoj kaj ĉirkaŭ-skriboj, tamen ni ne povas paroli pri alte evoluinta unueca Esperanta faklingvo, kaj same la scienca literaturo kaj la nombro de scienco-celaj konferencoj estas malgranda. almenaŭ tio estis la situacio ĝis antaŭ kelkaj jaroj. Tiam ŝajnas, la afero komencis grave ŝanĝiĝi.

En la sekvaj notoj mi simple listigos kaj iom komentos kelkajn eventojn, kiuj montras la novan sintenon de la Esperanta socio rilate al la scienca aplikado de nia lingvo

Sciencodirekta evoluo ene de la Esperanto-movado

Enkonduke mi emfazu nur tion, ke kvankam Esperanto ankoraŭ ne havas sistemigitan, ĝenerale akceptitan sciencan terminologion, tamen en tiuj sciencoj aŭ subbranĉoj de sciencoj, kie oni serioze uzis Esperanton, montriĝis ke ekzistas nenia obstaklo kontraŭ evoluigi ĝin en veran sciencan lingvon. Rajte konstatis la Ahrenshoopa interlingvistika seminario en GDR en 1978:

«La ĝisnunaj spertoj kaj faktoj pruvas ke Esperanto estas plej taŭga kiel interlingvo ankaŭ por la scienco» ‘”.

Fakte, interne de la Esperanto-movado jam Zamenhof mem pensis pri la scienca aplikado de Esperanto, ja ni trovas en lia Fundamenta Krestomatio oftalmologian, astronomian kaj aliajn meznivelajn sciencajn tekstojn.

Komence de nia jarcento esperantistaj sciencistoj, eĉ grandreputaciaj, komencis iom vigle agadi, sed post pluraj haltoj kaj restartoj (ĉefe pro la di mondmilitoj) ŝajnas, ke nur dum la lasta jardeko komenciĝis agado vere altnivela, kaj en iom pli bone organizita formo ol antaŭe, en la tereno de la sciencoj.

Jen iom rapsodie pri la aranĝaĵoj, organoj kaj eventoj, kiuj ŝajne pleje influis kaj influas nuntempe la porsciencan aplikadon de nia lingvo en la mondo.

Eble la plej grava, ĉar siaspece unua kaj direktomontra, estis la Interlingvistika seminario, Ahrenshoop, GDR, 1978. Kvankam izolitaj provoj, eĉ persistaj kaj ĝis hodiaŭ daŭraj — kiel la Sciencaj Vesperoj en Budapesto — komenciĝis jam iom antaŭe, tamen tiu seminario estis la unua kunveno de plurnacia serioza fakularo, kiu sisteme okupiĝis pri la sciencaj taskoj koncernantaj la studadon de la internacia lingvo kaj pri la taskoj por ties scienca aplikado. La ĉeestintaj lingvaj kaj natursciencaj fakuloj konstatis la neceson «disvastigi la aplikon de Esperanto je ĉiam pli

8 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

multaj sciencaj kaj fakaj terenoj… (kaj) …kreskigi la proporcion de ĝia utiligo». La Komuniko pri la Seminario donis gravan puŝon al la organizado de esperantlingvajnatrusciencaj konferencoj kaj aliaj agadoj. Kvankam la interlingvistika scienca agado en GDR jam komenciĝis kelkajn jarojn antaŭe, kaj sub ties efiko kaj pro la celkonscia iniciato de la GDR-a delegito Dr. Blanke, eĉ la antaŭaj Konsultiĝoj de la gvidantoj de la socialism-landaj Esperanto-organizaĵoj jam akceptis kelkajn rekomendojn koncerne la sciencan studadon de Esperanto kaj de ties sociaj rilatoj, tamen — miaopinie — estis ĝuste la teoriaj diskutoj pri la estontaj farendaĵoj en tiu seminario, kiuj donis la fundamenton de tiuj tre detalaj kaj praktikaj rekomendoj pri la scienca aplikado de Esperanto, kiujn la sekva, 12-a, Konsultiĝo akceptis en 1979, kaj kiuj lastaj povas servi por longa tempo kiel direktivoj por ĉiuj sciencocelaj agadoj, mia opinie ne nur en la socialismaj landoj, sed ankaŭ en la tuta Esperanta mondo. Intertempe la materialo de la seminario aperis en aparta volumo ‘”

Seminario: apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, Zilina, Ĉeĥoslovakio, 1978. Ĝi jam grandparte okupiĝis pri la aplikado de Esperanto en la natursciencoj kaj tekniko, kaj la sukceso (ĉ. 60 partoprenintoj) instigis organizi kaj plani pluajn en Ĉeĥoslovakio kaj en aliaj landoj. La materialo de la prelegoj aperis en aparta volumo.

Samtitola seminario, Usti nad Labem, Ĉeĥoslovakio, 1980. Tiu ĉi seminario organizita en la ĉeĥa respubliko de CS same okupiĝis pri faklingvaj demandoj kaj pri natursciencaj temoj, tamen ĉi lastaj ĉiuj rilatis al la biosfero aŭ al la homa vivmedio.

Partopreniteco estis iom pli granda: ĉ. 80 fakuloj, inter ili kun dekduo da eksterlandandoj, signifis konsiderindan antaŭenpason.

Medicinaj konferencoj, Krakovo, PL 1978 kaj HOdmez», H, 1979. Precipe la lasta prezentis altnivelan sciencan programon. la Krakova materialo aperis presita, la alia aperos baldaŭ en la Sciencaj Komunikaĵoj. Cetere ĉijare Medicina Konferenco okazos en Ruse, Bulgario.

Sciencaj Vesperoj en klubo Konkordo, Budapeŝto, H, ekde 1972 regule aranĝiĝas dufoje monate kun hungaraj kaj eksterlandaj prelegantoj, plejparte pri natursciencaj kaj teknikaj temoj. La nombro de la Vesperoj jam proksimiĝas al 150 (naŭ jaroj!).

La Budapeŝta Informilo ĉiumonate enhavas 4-8 paĝan Sciencan Rubrikon kaj ĉiujare aperigas aldonkajeron Sciencaj Komunikaĵoj kun sciencaj kja popularsciencaj artikoloj kaj informaj kaj direktomontraj skribaĵoj.

Nepre menciindas la ĉiujara granda scienca vespero de la Budapesta Medicina Esperanto-Fakgrupo kie ankaŭ provincanoj kaj eksterlandanoj prelegas kaj diskutas ekde 1973.

Nuntempe apartaj komputista, veterinara kaj medicinistaj grupoj komencas memstare agadi en Hungarujo. Precipe la komputista grupo (en la klubo Konkordo) agadas tre aktive. Eble vi vidis la plej lastan numeron de la neregule aperanta Interfake.

Latinamerika scienca konferenco, Marilia, Brazilo, 1979. Ŝajnas, ke scienca

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 9

— pàgina 7 del PDF —

agado reviviĝas en tiu kontinento.

Organiziĝo de sciencistoj-inĝenieroj kun energia gvidado sed ankoraŭ malforta membraro komenciĝis en Usono. Ankaŭ tie ni komencas vidi formiĝon de korespondaj kursoj pri diversaj sciencoj en la Universitato Comenius, en Kalifornio.

Forte agadas la komuna Terminologia Centro de la Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Akademio de Esperanto en Kanado. Nur antaŭ kelkaj monatoj ĝi aperigis la proveldonon de la Duden Bildvortaro, kiun mi rekomendas al ĉies atento.

Organiziĝo de la sciencaj komisionoj ĉe preskaŭ ĉiuj socialism-landaj Eŭropaj- Esperanto-Asocioj, inkluzive Sovetion, krome la fakto, ke la nova Kuba Esperant- Asocio rekte apartenas al la Kuba Scienca Akademio, ofertas plurajn eblecojn ankoraŭ ne tute ekspluatatajn por pli efika disvolvo de la scienca aplikado de Esperanto. Estas ankoraŭ malhelpoj pro inerto kaj miskomprenemo de certaj oficialuloj, tamen la perspektivoj vastiĝis. Estas verŝajne, ke per helpo de unu al alia, en la tre proksima estonteco la natur-scienca kaj teknika aplikado de Esperanto estos orgnizite kultivata ankaŭ en GDR, Bulgario, kaj Pollando.

En la Tria Mondo, ĉefe en Irano, ekde kelkaj jaroj la lingvo disvastiĝas cefe en universitataj rondoj progresemaj kaj oni metas la emfazon al la scienca-teknika aplikado. Eĉ inter la nunaj cirkonstancoj foje foje alvenas bonaj novaĵoj pri tio.

Ŝajne en la lastaj unu-du jaroj la forta centra direktado de la Esperanto-Ligo en Ĉinio iom mildiĝis, eminentaj esperantistoj liberiĝis el la prizono, kaj krom la plurloka reflorado de la Esperanto-movado anoncis sin ankaŭ scincistoj kiuj pleje emfazas la gravecon de la scienca aplikado de Esperanto ‘“. La El Popola Ĉinio serie publikigas popularsciencajn kaj teknikajn artikolojn kaj startis jam eĉ scienca revuo (Entomotaxonomia) en kiu interalie ankaŭ Esperanto estas uzata. Aperis la unua scienca libro enhavanta 17-paĝan Esperantan resumon kaj ankaŭ la Plenan Gramatikon de Kalocsay kaj Waringhien UEA sukcesis presigi en Ĉinujo.

En Rumanio la movado jus reviviĝis kaj forte evoluas en universitataj kaj akademiaj rondoj. Oni jam aranĝis plurajn sciencajn tagojn en Timisoara kaj oni aperigos la unuan numeron de literaturscienca revuo.

Rapida evoluo okazas en Sovetio, kie jam antaŭe la Znterlingvistika grupo de la Scienca Akademio de SU produktis gravajn sciencajn materialojn pri la aplikado de Esperanto ‘, dum nun estas eldonata la dua studvolumo pri la problemoj de la internacia helplingvo ?. Organiziĝis ankaŭ a/ia scienca grupo ĉe la Kibernetika Komitato de la Prezidio de la Scienca Akademio de SU pri «Planaj lingvoj ka dokumentoj». Oni nun diskutas pri celdifinoj kaj klopodas atingi apereblecon por Esperantolingva revuo, kiu verŝajne havos ankaŭ ian sciencan suplementon. Tamen tiu afero ankoraŭ ne estas solvita.

Fine de 1980 kaj komence de 1981 fondiĝis pluraj sciencaj grupoj en la lando. La Leningrada grupo en aprilo aranĝis sian unuan sciencan prelegkunvenon kaj anoncis sciencan seminario-programon por 1981.

Pri kibernetiko oni okupiĝas ankaŭ okcidente, ĉefe en la Instituto por Kibernetiko en Paderborn, FRG, kiu faras organizan laboron eĉ atingis ke unu el la oficialaj

10 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

lingvoj de la Internacia Kongreso de Kibernetiko aranĝita en Namur, Belgio, 1980, estu Esperanto apud la gisnunaj angla kaj franca.

En la Someraj Universitataj Kursoj en Lieĝe, Belgio, de pluraj jaroj oni aranĝas plursemajnajn sciencajn prelegseriojn kaj eldonas ties materialon en formo de notoj. Cetere tre multekoste, kaj miaopinie tio estas obstaklo kontraŭ pli rapida evoluo. Nu, tiuj notoj signifparte aperis el la plumo de japanaj sciencistoj, ja en Japanujo multaj sciencistoj, ankaŭ junuloj, favoras Esperanton, aperigas librojn.

Surbaze de la numeroj de La Espero el Koreujo oni povas konstati ke ankaŭ en Suda Koreujo oni dediĉas atenton al scienca kaj teknika aplikado de nia lingvo. Instruado de la lingvo Esperanto enpenetris iome eĉ en teknikajn universitatojn.

En Vjetnamio dum la liberiga milito oni relative multe eldonis en Esperanto, inter ili ankaŭ popularsciencajn librojn pri la popoloj, geografio, historio, ekonomio de Vjetnamio. Espereblas, ke nun dum la jaroj de la landkonstruado oni plu utiligos Esperanton helpante ĝian disvastigon ankaŭ en Laoso kaj Kampuĉio.

Oni devas konsideri grava evento, ke la Kemia Fakultato de la Varsovia Teknika Universitato aranĝis en aprilo, 1980 renkontiĝon de la estintaj studentoj, kies slogano estis «Esperanto en la scienco kaj tekniko». En ĝia scienca sesio, inter aliaj sciencaj prelegoj, 200 personoj aŭskultis pollingvan informprelegon pri Esperanto kaj poste esperantlingvan teknikan prelegon de eksterlanda profesoro, kiu vekis tre grandan interesiĝon. Fakte tiu eksterlanda profesoro estis mi. Cetere tion mi ripetis ankaŭ en Sofio por tute faka aŭskultantaro el 8 profesoroj kaj 50 studentoj, sed ĉikaze kun interpretado de frazo al frazo. Poste mi respondis kaj diskutis alparolojn, kio montris ke Esperanto estas vere viva lingvo, kapabla esprimi eĉ sciencaĵojn. Cetere tia specaj prelegoj estas laŭ mia opinio, unu el la plej efikaj metodoj por la enpenetrado en esperantistajn mediojn.

Ioma aktivado komenciĝis inter studentaro kaj profesoraro de ankaŭ a/ilandaj teknikaj universitatoj (hungara, nederlanda, slovaka, sovetia), kaj ankaŭ la Junulara Esperanto-Renkontiĝo de HEJ Tata, 1980, Hungario, aranĝis prelegvesperon de la Budapesta Teknika Universitato pri teknika temo.

Pri la sinteno de la neesperantista scienca mondo

La ekstermovadaj sciencaj rondoj ĝis la plej lastaj tempoj eĉ ne rimarkis la ekziston de la scienca aplikado de Esperanto. Pri la lingva problemo mem jam delonge oni pli malpli konsciiĝis, sed koncerne la solvon nenia scienca instanco emis eĉ nur mencii la aplikeblecon de Esperanto.

Estas fenomeno de la lastaj jaroj, ke kelkaj neesperantistaj organizaĵoj kaj publikaĵoj komencis trakti la aplikeblecon de Esperanto serioze. Tio speguliĝas en la nacilingva scienca literaturo. Krom la jam menciitaj sovetiaj akademiaj eldonaĵoj. — kiuj tamen plej parte, kvankam ne ekskluzive, estis verkitaj de lingvistoj — mi menciu tiajn skribaĵojn kiuj aperis en natursciencaj kaj teknikaj publikaĵoj.

En 1977 en la amerika Water Resources Bulletin aperis artikolo pri la obstakloj kaŭzitaj de multlingveco en la utiligado de akvoresursoj, montranta Esperanton kiel perfektan solvon ‘?. Samjare en la hungara geodezia revuo Foldmero aperis detala

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 11

— pàgina 8 del PDF —

konigo de la aplikeblecoj de Esperanto“. En 1978 aperis soveta studaro pri la scienca kaj teknika revolucio kaj la funkcionado de mondlingvoj kun favora artikolo ankaŭ pri Esperanto ‘”. Aperis pri Esperanto koniga artikolo en la revuo Information Processing and Management “, artikolserio en la computer Weekly, diskuto en la gazeto de la nederlanda Delfta Teknika Universitato. En 1979 en seria eldonajo de ĉeĥa pedagogia altlernejo aperis studo pri informadiko kaj internacia lingvo en la epoko de la scienca-teknika revolucio”. En Physics Today oni prezentis la avantaĝojn de la uzo de Esperanto en internaciaj konferencoj kaj kursoj pri fiziko’”. Kelkaj neespeantistaj organizaĵoj eldonadas Esperante. Ekz. la Unuiĝintaj Nacioj aperigis la Carton de UN kaj la Statuton de la Internacia Kortumo’”. La Federacio de Sciencaj Laboristoj aperigas sian organon ankaŭ Esperante’“.

Speciala fenomeno ke dum la lastaj jaroj eldonistoj de fakvortaroj komencas enlasi ankaŭ Esperanton inter la prezentitaj lingvoj. Ekzistas pluraj hungarlandaj ekzemploj, tamen mi menciu nur la naŭlingvan ekonomian vortaron eldonitan de la nederlanda Kluwer”, kaj kiel plej lastan la terminaron pri peltindustrio aperintan en la ĉeĥoslovaka normoserio trilingve (ĉeĥa-angla-Esperanta)». Nun ni laboras pri kontrakto kun la Hungara Naturprotekta Ministerio en kiu eble eldono de medioprotekta fakvortaro estos envolvita.

Eble ĉi tie mi menciu la miascie unuafoje okazintan kolektivan fakan-politikan enpenetradon de esperantistoj en okcidento en la ŝtatan vivon: En Nederlando en aprilo 1981 la Nederlanda Esperanto-Kongreso pritraktis la energipolitikon de sia lando, aperigis pri tio popularsciencnivelan broŝuron ‘“ kaj invitis la reprezentantojn de la politikaj partioj serioze pridiskuti la aferon kun ili.

Fine — kvankam eble tio estis plej antaŭlonge spertebla fenomeno koncerne la aplikadon de nia lingvo fare de neesperantistaj organoj — jam multajn ekzemplojn oni povus citi pri la aplikado de Esperanto kiel resumlingvon en fakaj periodaĵoj. Plej interesa el ili estas eble la ĉeĥoslovaka statistika bulteno, kiu prezentas la ĝeneralajn statistikajn tabelojn ĉiam esperantlingve».

Pri la planoj de la Esperanto movado koncerne la sciencan kaj fakan aplikadon

La Esperanto-socio ankoraŭ ne estas tro planema homarero. Do ni ne multe scias kion oni planas por antaŭenigi la sciencan aplikadon de la lingvo. Tamen estas certe, ke la ĉi supre skizitaj iniciatoj plu disvolviĝos

En 1981 certe havos konsiderindajn rezultojn la scienca-teknika konferenco de la slovakoj en Zilina, ja ili povas jam bazi sin sur la spertojn de la du similaj kunvenoj en Ĉeĥoslovakio.

Espereble ankaŭ la Somera Esperanto-Universitato en Gyula havos pli grandan sukceson ol lastjare, kaj al tio certe kontribuos la grupkunvenoj aŭ seminarietoj organizotaj pri kelkaj temoj por fakuloj.

Ŝajne la plej grava kaj plej lasta evento estas ke UEA kaj HEA antaŭ du monatoj subskribis kontrakton pri la fondo de la budapeŝta oficejo de UEA kies ĉefa tasko estos eldono de natursciencaj kaj teknikaj libroj, tiu de la Sciencaj Komunikaĵoj kaj ĝi disvolvos ankaŭ aliajn agadojn en la scienca kampo.

12 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

|

Fine, kvankam mi jam menciis ekzemplojn pri la enpenetrado en la neesperantistajn mediojn, mi ankoraŭ mencias tri. En Hungario en la gazeto de la Budapeŝta Teknika Universitato ĉijare ni komencis aperigi artikolojn pri Esperanto kaj ties eblecoj en la faka interkomunikado. Nun ni sendis la unuan artikolon pri Esperanto al la centra organo de la Unio de la Sciencaj kaj Teknikaj Asocioj. La tria enpenetro okazos en urbo Svistov, Bulgario en junio, kie Esperanto aktivuloj sukcesis atingi, ke apud la bulgara kaj rusa ankaŭ Esperanto estas preleglingvo kaj lingvo de la publikaĵo de la II-a Ekologia Konferenco.

Tio estas skize kaj nekomplete la nuntempa situacio pri la aplikado de Esperanto en la natursciencoj. Certe mi ne tuŝis ĉiujn aspektojn kaj atingaĵojn, kiel la bone informita aŭskultanto evidente rimarkis. Ekzemple mi ne parolis pri la sinteno de la Akademio de Esperanto, pri la situacio de la Esperanto-lingva scienca revuaro ktp., ktp.

Tamen ĉiu ĉi agado, ĉu menciita supre Ĉu ne, estas tre salutinda. Ĝi evidente servas la pacon, ja la scienco mem devas servi la pacon en la manoj de konsciencaj homoj. Kaj la sciencistoj kaj teknikistoj kiuj laboras por la paco, nepre pli efike povas tion fari se ili uzas kaj disvolvas Espranton ankaŭ en siaj fakoj.

Selektita literaturo

Akademija Nauk SSSR, Institut jazykoznanija: Problemy interlingvistiki. Tipologija i evoljucija meĵdunarodnyh iskusst vennyh jazykov. Nauka, Moskva, 1976.

Isaev M.(red): Problemy meĵdunarodnogo ‘uspomagatelnogo jazyka. Naŭka, Moskva, 1980.

Kent Jones, R. and Dale, John T.Jr.: Language Constraints to Water Pesources Utilization. Water Resources Bulletin, October 1977. pp. 1007-1019.

Haszpra Otto: Az eszperanto a tudomanyos €s szakmai ĉletben. Gondolatok a hatnyelvŭu geodeziai szakszotar megjelenese alkalmabol. Foldmero 1977/12. Munniksma, F.: International Business Dictionary in Nine Languages. Kluwer, Deventer-Antwerp, 1975.

Kent Jones, R.: Language Utilization for Improved Information in Water Management. The necessity of Esperanto. Information Processing and Management, Vol. 14 pp. 363-368. Pergamon Press, 1978

Novobilsky, V.: Informatika a problem mezinarodneho planovaneho jazyka V obodbi vĉedecko-tecknicke revoluce. Sbornik pedagogickĉ fakulty V Usti nad Labem, fada chemicka. Statni Pedagogicke Nakladatelstvi, Praha, 1979. Stoberski, Z.: International Scientific Terminology and Neologisme in the Course of Unification, Babel 2/1979.

Haszpra, O.: An Example of International Scientific Co-Operation. Scientific World 2/1979.

»

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 13

— pàgina 9 del PDF —

Sherwood, B.A.: Universal Language Requirement. Physics Today, July, 1979. Demosta, Bulletin for Demography and Statistics, 3/1980. Eldonita de Federalni Statisticky Urad CSSR Inst. Demografie.

Akademija Nauk SSSR. Institut jazykoznanija: nauĉno- teĉniĉeskaja revoljucija i funkcionirovanie jazykov mira. Naŭka, Moskva, 1977.

Blanke D. (red): Esperanto. La internacia lingvo — sciencaj aspektoj. Zentralen Arbeitskreis Esperanto im Kulturbund der DDR, Berlin, 1979.

Ouyang Wendao: Lingva problemo en sciencoj kaj rolo de Esperanto. El Popola Cinio 1/1980.

On 79 8001: Naszvoslovi koŝeŝnickych stroĵŭ, zafizeni a naradi. Vydavatelstvi Uradu pro Normalizaci a Mefeni, Praha, 1980.

‘ I. de Bruin-Kooij kaj A.S.F. de Wit: Energio. Federacio de Esperanto- Organizoj en Nederlando, Aprilo, 1981.

Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj Statuto de la Internacia Kortumo. Unuiĝintaj Nacioj, Oficejo de Publika Informado, Novjorko, 1980.

Scienca Mondo. Kvaronjara revuo de la Federacio de Sciencaj Laboristoj.

La intelekta evoluo de la infanoj de Hans Gransee

El ĉi-tiu artikoloserio sekvas: Vivantaj aĵoj kaj fabeloj Komence mi notas tri infanobservojn, kiuj laŭŝajne ne apartenas unu al la alia, kiuj tamen estas necesaj por kompreni la internan interligon de ĉi-tiu artikolo:

1. Anne (2 jaroj, 3 monatoj = 2/3): «Mi ne povas liberigi la fingron, kie ĝi estas algluita?» La avino: «La fingro ne estas algluita. La fingro estas a/kreskinta tute firme». Anne: «La fingro nun dekresku!

2. Uli (2/6) vokis: «Krajonoj venu! Ili venu!» Kiam mi diris: «Ili ne havas piedojn.» tiam Uli opiniis: «Ili ja ruliĝas.» |

3. Jena ekzemplo montras, ke Uli (0/11) iĝis pli racia: Ĝis antaŭ kvar semajnoj li prenis ĉiun atingitan pecon da papero kaj enŝovis ĝin en sian buŝon. Tiam alvenis la periodo, kiam li disŝiris ĉiun paperfolion en «mil» pecojn, sed li ne plu volis manĝi ilin. Intertempe Uli alrigardas unue ekzakte ĉiun pecon da papero, kaj tiam li turnas sin al iu alia okupiĝo.

Kiam Anne (2/3) postulas: «La Fingro estas firmigita, ĝi nun dekresku!», tiam ŝi

14 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

serĉas la eblecon ricevi solan la fingron, por tiel povi ludi per la fingro. La lingvo helpis ŝin, trovi eblecon al malgluo de la fingro. Kiel ŝi eksciis: «Oni povas a/pendigi la bildon; oni povas dependigi la bildon», tial ŝi postulas nun: «La tingro dekresku!» (ĉar la fingro ja estas a/kreskinta.). Sed pli grava en ĉi-tiu infaneldiro estas la fakto, ke Anne ankoraŭ ne rigardas la fingron kiel membron de la korpo. Por ŝi ankoraŭ ĉiu aparta korpopeco estas propra individuo, propra vivaĵo.

Kaj tia propra vivaĵo povas esti por la preskaŭ samaĝa Uli ankaŭ krajono: «La krajono ja povas ruliĝi, do ĝi venu al mi!» Ĉi-tie la demando altrudiĝas: «Kiel okazas, ke ĉiuj normale evoluintaj infanoj en certa aĝo rigardos diversajn aĵojn kiel vivaĵojn, kiujn ni plenkreskuloj rigardas kiel senvivajn».

Nun, la ekzemplo pri la krajono donas al ni signon. Uli ja motivas la postulon: «La krajono venu!» per la indiko: «La krajono ja povas ruliĝi, ĝi povas moviĝi». Tiel ULI povus plue pensi: «Kiam mi povas moviĝi, kaj kiam mi iras pro la alvoko de mia patrino al ŝi, tiam ankaŭ la krajono povas veni al mi laŭ mia alvoko, ĉar ankaŭ ĝi povas moviĝi». La pripensado de Uli inkluzivas ĉi-tie klaran konkludon: «Kiam…, tiam…»

Tio estas klara logika pripensado. Sed ankaŭ alia klara logika pripensado estus doninta al li la informon, ke krajono — kiu okaze povas ruliĝi per alpuŝo aŭ sur klinita ebenaĵo — ke tia krajono estas malviva korpo, kiu laŭ neniu alvoko povas veni memstare. Ĉi-tiu logika pripenso povus teksti: «Kiam la krajono estas produktita el desegita, do el malviva peco da ligno, kaj kiam ĝi estas plenigita per anorgana, do per malviva krajonmino, tiam ĝi ne povas esti vivaĵo.» Nun, ĉi-tiu pripenso estas tro alta por dujara infano. Uli ankoraŭ ne povis fari ĉi-tiun logikan konkludon. El tio rezultas la demando je la evoluo de la logika pripenso ĉe infanoj. Sed ĉi-tie mi ne volas esplori ĉi-tiun evoluon.

Per la noto pri Uli kun 11 monatoj (Paperon en la buŝon, paperon disŝirita, paperon alrigardita) mi povis argumenti, ke infanoj — jam antaŭ ol ili parolas kompletajn frazojn — povas fari logikajn konkludojn. Ĉar ĉi-tiu observo montras, ke Uli faris sperton: Papero ne estas bongusta. Memkompreneble li ne povis pensi ĉi-tion per frazo, sed li nur povis vicigi sentojn: La sento de maldika materio, kunligita kun la aŭdado de susuro sekve de kunpremo, ĉi-tiu materio donas manĝomalĝuon. La intersperto — multfoje ripetita — ke oni povas disŝiri ĉi-tiun materion (kontraŭe al tekstita ŝtofo, kiu estas simile per mantuŝado), ĉi-tiu intersperto kondukis per pli posta mantuŝado al la logika pripenso: «Kiam mi mantuŝas tian maldikan, susurantan materion, kiu ne estas disŝirebla, tiam ĝi ne estas bongusta.»

Tiaj logikaj rigardaĵoj povas alporti la infanojn — jam antaŭ la parollernado — al la konkludo: «Kiam la aĵo (elble la krajono) povas moviĝi, kiel mi povas moviĝi mem, tiam ĉi-tiu aĵo devas esti vivaĵo, kiel mi ankaŭ». Sed ankaŭ ĉi-tiu fakto ne iĝas konscia al la infanoj, nur la instinkta konkludkapableco lasas senti ilin tion, kiel ni vidis tion ĉe la paperoekzemplo. Ke la infanoj (ĉirkaŭe depost unu jaro) povas veni al tiaj falsaj konkludoj, tio havas la kaŭzon en tio, ke ili en ĉi-tiu aĝo ankoraŭ ne povas kompreni la efektivan kaŭzon de la krajonmovado. Nur kiam la infanoj komencas esplori la kaŭzojn, kiuj staras malantaŭ la diversaj aperaĵoj, nur tiam ili po-

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 15

— pàgina 10 del PDF —

vas komenci revizii la falsajn konkludojn. Kaj kiam la infanoj komencas tion? Nun, en la «kial-aĝo.» Tiam la infanoj ĉesas, nur registri impresojn (tion ili faras en la «kio-estas-tio-aĝo», tiam ili komencas demandi pri la efektivaj kaŭzoj. | La «kial-aĝo» komenciĝis ĉe niaj infanoj kun ĉirkaŭe tri jaroj. Uli, la plej talenta rilate la natursciencojn, jam komencis kun 2/3 jaroj, dum Martin atendis ĝis 3/5 jaroj. Memkompreneble la «kial-aĝo» ne finiĝas, nur la intenco reiras. Estus interese scii, kiam la infanoj komprenas sian eraron, kaj kiam ili ne plu rigardas ĉiun aĵon kiel vivaĵon. Memkompreneble ĉi-tiu kompreno estas malrapida procedo. Sed mi opinias, ke mi trovis rimarkilon, kiu ekkonebligas konscion, ke ekzistas nur relative malmultaj efektivaj vivaĵoj. = Krom mia kolekto de pli ol 3000 infaneldiroj, mi ankaŭ konservis ĉirkaŭ 3500 desegnaĵojn de miaj infanoj (ordigitaj laŭ la tempo). Kaj la tempo, kiam ili komencis desegni «fabelbildojn» indikas, ke la infanoj provas kompensi la perditan miraklomondon per fabelbildoj. Sed la unuaj fabelbildoj estas desegnitaj nur mezmezure 1

72 ĵaroj post la komenco de la «kial-aĝo». Tio estas signo por tio, kiel malfacile estas por la infanoj ŝanĝi sian ĝisnunan mondobildon. Memkompreneble mi scias, ke la observoj ĉe niaj kvar infanoj ne povas doni ĝeneralvaloran bildon; tamen mi opinias, ke la fakto de fabelbild-komenco — oni trovas ilin ĉe preskaŭ ĉiuj infanoj — estas signo por kompensa forpuŝo de la ĝisnuna opinio en fabelecan ĉirkaŭaĵon.

El mia kolekto de la infandesegnaĵoj sekvas krome, ke la infanoj desegnis diferencmultajn fabelbildojn kaj diference longdaŭre laŭ ilia aĝo. Dum Anne — ŝi estas plej multe destinita per siaj sentoj, per sia animo — pentris la plej multajn fabelbildojn kaj ankaŭ plej longdaŭre. Uli, la naskita naturscienculo, pentris nur malmultajn fabelbildojn kaj nur mallongdaŭre. Krome li komencis jam trikvarona jaro pli frue ol Anne pentri tiajn bildojn. Ja, kiam Anne pentris la unuajn fabelbildojn (4/7 jara), tiam Uli ne plu pensis je fabelbildoj. Jam 3/9 jara li diris: «Mi ne plu volas aŭdi fabelojn.».

16 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Internacia Ligo ŝaj 1 alsiias, Instruistoj

16a Internacia Konferenco

Seiano di Vico Equense – Na (ltalio) 15-24 / 7 / 1982 ILEI Dazzini Mario, c.p. 22, I-54100 Massa, Tf. 0585/41756 LKK Rolando Incoronato Pia, Via Panoramica 63, l-80056 Ercolano (Na), Tf. 081/7392211.

ALIĜILO

(Bonvolu skribi klare, legeble, laŭeble tajpe aŭ preslitere)

S-ro (S-rino, F-ino)

Familia nomo Antaŭnomo Lando Naskiĝjaro Loĝurbo Strato n? Samtempe aliĝas per aparta aliĝilo: Edz(in)o infanoj

Kotizoj nomo kaj antaŭnomo, Adreso — elektita

ĝis 1/1/82 1/5/82 kategorio — 16-a ILEI-konferenco en Seia-

Por ILEI-anoj 31/12/81 30/4/82 31/5/82 no. (Post la ricevo de la kompleta pago,

Unulita ĉambro — 288.000 295.000 300.000

0 Dulita ĉambro 243.000 250.000 255.000 persono 0

Trilita ĉambro 220.500 227.500 232.000 persono

0 Kvarlita ĉambro —180.000 187.000 192.000 arsino

Por la ne-ILEIl-anoj la supreindikitaj prezoj plialtiĝas je 10.000 liroj. En la kotizoj estas enkalkulitaj krom la tranoktoj, ankaŭ la manĝoj, de la vespero de la 15/7 ĝis la tagmanĝo de la 24/7.

Mi sendu la aliĝilon al LKK kaj verŝu la kotizon, laŭ la supreindikitaj kotizoj, per poŝtĝirkonto n. 11244548, Prof. Dazzini Catina Giulia, c.p. 22, Massa (ltalio).

Dorse de la enpagilo menciu nepre: Familia

LKK havigos konfirmilon).

Mi alvenos la

per trajno, aŭtomobilo, aviadilo.

Por atingi la konferencejon en Seiano (Hotelo Moon Valley), se vi alvenas

1) trajne al Napoli (Stazione Centrale — Centra Stacidomo) bonvolu trafi, en la stacidomon; per rultapiŝo la “Ferrovia Circumvesuviana”n, en la direkto de Sorrento, ĝis Seiano.

2) aviadile al flughaveno de Napoli. De tie per aŭtobuso al la stacidomo de Napoli kaj poste kiel supre.

3) aŭtomobile al Napoli kaj poste per aŭtoŝoseo de Napoli ĝis Castellammare di Stabia kaj de tie al Vico Equense-Seiano.

Deziro de komuna loĝado kun S-ro/S-ino/F-ino

Specialaj deziroj (laŭeble)

Subskribo

Atentu LKK ne certigos loĝadon al tiuj kiuj aliĝos post la 31a de Majo 1982.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 17

— pàgina 11 del PDF —

Koordinatoj

Corrie Sanders, Nederlando

Rimarkigo de la redaktoro:

Kolego Berveling el Vlaardingen (Nederlando) sendis al mi leteron por prezenti matematikaĵon de sia kolegino, kiu ne regas Esperanton. Perante li skribas:

Supozante, ke en IPR rajtas aperi ne nur verkaĵoj pri kunvenoj, kongresoj k.s. — ke rajtas aperi en ĝi eĉ ne nur studoj pri la instruado de lingvoj ĝenerale aŭ pri la instruado de Esperanto specife, — mi ĉi tie sendas kontribuon eltute alia tereno.

Kolegino mia, s-ino C. W. Sanders-Koppers, jam de jaroj instruas pri matematiko en nia lernej-komunumo, kaj tion kutime ŝi faras en la komencklasoj, do al 12- jaraj aŭ 13-jaraj gelernantoj.

Nu, kiel sciate, inter tiuj ofte regas forta antaŭjuĝo, kvazaŭ matematiko estus tre teda, enuiga, por simpluloj nekomprenebla.

lam en la komencklaso, la instruo temas pri koordinatoj, la nombroj difinantaj la situon de punktoj en ebeno (laŭ PIV). Sed kiel tede sen pli provi trovi dekojn da tiaj punktoj sinsekve! Do ekdormas ĉe aliaj ofte la lernantaro, — sed ne ĉe Corrie…

Ŝi eltrovis metodon por fari tiom alloga la trejnadon… Nuntempe eĉ dum instruhoroj de tute aliaj fakoj ofte la infanoj petas, ĉu ili rajtas iom plu labori por matematiko… ‘

Ŝi faris plurajn desegnojn, eltrovis mem la koordinatojn necesajn por retrovi la bezonatajn punktojn, — kaj post interligo pere de streketoj inter la trovitaj punktoj montriĝas… la bela bildo.

Uzante paperon kun etaj kvadratoj (45 x 41 kvadratoj), kies longa flanko estu «horizontale» antaŭ la skribanto, vi trovu unue la nulpunkton ĉe la interkruciĝo de la 15-a linio de sube kaj la 23-a linio de maldekstre, kaj poste la jenajn listigitajn punktojn.

Streko inter la nomitaj punktoj signifas, ke tiujn oni ligu. Jen la koordinatoj!

Se kolegoj inter la legantaro de IPR ŝatus ekuzi ŝian metodon, ili rajtas fari tion, kondiĉe ke oni sendu unu kopion de sialingva traduko al Corrie Sanders, kaj oni presigu sur la stencilon uzotan en la lernejo la indikon, ke la ideo venas de la Lernejo-komunumo Westland-Zuid el Vlaardingen, Nederlando.

Gerrit Berveling

18 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Verbind de aangegeven punten, waar een streepje tussen staat, met elkaar.

Neem het roosterpapier dwars en zet 0 bij het snijpunt van de 15“ roosterlijn van de onderkant af gerekend en de 23“ roosterlijn van links. (15, 14 1/2) — (15, 12) — (12,15) — (9, 16) stop. (12, 13) — (9, 15) — (8, 15) — (7, 14) — (7, 13) — (8, 9) stop. (10, —7) — (8, —?) — (7, —6) — (6, —6) — (5, —7) — (6, —9) — (8, —10) — (10, —10) — (11, —8) — (10, —?) stop. (17, 11 — (17, 121/2) stop. (18, 1) — (17, 4) — (18,4) — (18, 3) — (17 1/3,3) — (17, 4) — (17, 5) — (18, 5) — (19, 4) — (19,3) — (18, 1) stop. (14, 0) — (12, 4) — (13, 4) — (13, 3) — (12 1/2, 3) — (12, 4) — (12, 5) — (13, 5) — (15, 3) — (15, 2-— (14,0) — (15, 0) — (16, 3) — (16, 7) — (15, 9) — (14, 10) — (13, 10) — (12, 8) — (12, 5) stop. (7, —1—(6,0) -(4,0) — (2, —D —(1, —2) stop. (16, —1) —(18, 0) — (19, 2) — (20, 3) — (22, 4) — (24, 7) — (26, 8) — (28, 8) — (30, 6) — (30 4) — (29, 1) — (27, —2) — (26, 3) — (24, —4) — (23, —2) — (22, 1) — (22, 4) — (21, 7) — (20,9) — (18, 11) — (16, 14) — (14, 15) — (11, 16) — (7, 16) — (5, 15) — (4, 14) — (3,12) — (3,11) — (4, 8) — (6, 4) — (7, 3) — (8, 3) — (4, 3) — (0, 2) — (—3, —) — (—4, —3) — (—4, —4) stop. (17, 8) — (14, —7) — (7, —4) — (5, —2) — (4, 0) — (4, —2) — (3, —5) — (4, —8) — (6, —10) — (8, —11) — (10, —11) — (12; —10) — (14, —7) stop. (18,0) — (18, 1) — (17, 4) — (17,8) — (18, 9) — (19, 9) — (20, 7) — (20, 3) stop. (5, 15) — (6, 17) — (6, 18) — (5, 21) — (3, 23) — (—I1l, 25) — (—5,25) — (—9, 24) (—NH,23) — (—13,21 — (—M, 19) — (——Il4, 17) — (—13, 15) — (—11, 13) — (—9, 12) — (—6, 11) — (——2, H) — (—4, 10) — (—6, 8) — (—8, 10) — (—10, 11) — (—I5, 11) — (—19, 10) — (—21, 8) — (—22, 5, — (—22, 1) — (—21, —2) — (—19, —5) — (—16, —6) — (—NH, —6) — (—10, —5) — (—6, —1) — (—2, —7) — (1, —9) — (3, —9) — (5, —11) — (8, —13) — (10, —13) — (13, —12) — (15, —11) — (17, —8) — 21, —8) — (26, —7) — (28, —6) — (29, —5) — (30, —3) — (30, 0) — (29, 1) stop. (25,0) — (25, 1) — (26, 1) — (26, 0) — (25,0) stop. (24,3) — (24,5) — (25,6) — (27,6) — (28, 4) — (28, 1) — (27, 3) — (26, 4) — (25, 4) — (24, 3) stop.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 19

— pàgina 12 del PDF —

Estraraj raportoj 1979-1982

La anoj, samideanoj, gekolegoj, membroj kaj nelacemaj kunlaborantoj de I.L.E.I. havas senduban rajton postuli de mi laborraporton pri trijara servado al nia Ligo.

La raporto jam pro tio estas facila al mi, ĉar ĉi tie oni efektive povas servi al granda nobla ideo, kiu ne dikigas la bankkonton, ne donas salajron, eble dankon.

Se oni staras antaŭ trijara elektperiodo ĝi jekomence ŝajnas esti longa tempo, sed je la fino la tempo rapidas.

Ni sekvu kelkajn agadojn!

1979

Okaze de la 13-a konferenco, ILEI partoprenis la «Internacian Jaron de la Infano» kunlaborante al la alvoko de UNESKO sub la propra moto: Ne rasoj sed ni infanoj vivas en la mondo. En la sama inaŭgura temo (Internacia Jaro de la Infano, mi emfazis la rolon de la infano, ke ĝi estas la respondo al la vivo, al plua evoluo de la mondo kaj ke ĝi estas kvazaŭe la praforto de la vivo- la garantio, ke la mondo ne tute ĉesos! (IPR/1979/3)

En ĝia rezolucio la konferenco postulis, ke tiu ĉi jaro ne restu en la kutima sekvo de la ĝisnunaj proklamitaj jaroj, sed ke la infano meritu ĉiajn konstantajn streĉojn de la tuta socio kaj ĝi finiĝis per alvoko pri profundigado de la infana klerigado kaj konduko al internacia inerkompreniĝo.

1979 aperis ankaŭ la unua libro de ILEI: Helmut Sonnabend-Esperanto lerneja eksperimento- raporto, – analizo, — konkludo.

El la dokumentaro de ILEI, Centro Eŭropo, dua regiono. Serio: Kajeroj de Internacia Pedagogia Revuo n-ro 1. Edistudio, Pisa 1979. La libro estas la rezulto de scienca eksperimento en pluraj elementaj lernejoj en Grekujo, Francujo, Belgujo, Nederlando kaj Germanujo. En Germanujo (Malsupra-Sakcio) ni daŭrigis la lernejan eksperimenton kaj finis ĝin 1980. Sekve ni nun havas la rajton instrui Esperanton en elementaj lernejoj dum devigaj laborrondoj. Mi kontaktas regule plukondukantajn lernejojn por studi la pluan evoluon de niaj «Esperanto-infanoj»

20 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Por konatigi al internaciaj instancoj en Eŭropo niajn rezultojn mi skribis resumon pri nia libro, tradukigis ĝin per helpo de niaj sekcioj kaj antaŭmetis ĝin al ili.

Sufiĉe da multnombraj respondoj almenaŭ pruvis favoran atenton!

Jam komence de la jaro 1979 mi veturis al Parizo por organizi la ILEI-simpozion en la universitato Rene Des Cartes-La Sorbonne-Lingvistika Fako de 18-20 Oktobro 1979.

Mi nomis la ĝeneralan. temon poste akceptitan:

Principaj kondiĉoj por ĝenerala internacia — eŭropa lingvo. La rezulto de la simpozio kunmetita en komuna rezolucio kaj decidita de la partoprenintaj scienculoj, fakuloj kaj pedagogoj estis ankaŭ tradukita en pluraj lingvoj kaj sendita al universitatoj en la mondo kaj kompreneble al UNESKO.

1980

Komence de 1980 mi postulis, ke la oka jardeko estu por ILEI la «jardeko de la infano». Tial mi proponis kiel temon por nia 14-a konferenco: Edukado. Pro la fakto, ke kvindek procentoj de la homaro estas analfabetoj ni pritraktis la demandon dum nia konferenco en Malto: Kiamaniere Esperanto povas helpi venki la analfabetismon?

La unuanima rezolucio esprimas sian zorgon pri la manko de humaneca internaciismo, pri la multnombreco de analfabetoj en la mondo. Ankaŭ sekvis la komitato la proponon de la estraro solidariĝi kun la alvoko de s-ro M’ Bow — ĝenerala sekretario de UNESKO — pro savo de la unika historia kulturo sur Malto.

Okaze de la 14-a konferenco la komitato aprobis mian proponon fondi studgrupon pri «Metodika kaj Didaktika Servo de ILEI.».

Tiaspeca laborgrupo fondiĝis kaj IPR/1980/3 prezentis la elementojn de la plano celante apogi praktike la instruadon de Esperanto. (Nepre disponigu viajn spertojn, por ke aliaj gekolegoj profitu el via laboro! Estas ja nia malsano: ideoj abundas, kunlaboro mankas).

En la sama jaro mi kunvokis la estraron al Strasburgo (sidejo de la Eŭropo- Parlamento) de la 15-a ĝis la 17-a de Junio. El nia estrarkunsida laboro mi nomas du apartajn punktojn: ;

La akcepto de la estraro de ILEI far de ĝenerala sekretario, s-ro Heinz Opitz, Eŭropo-Parlamento.

Tie ĉi ni transdonis de mi verkitan kaj kompilitan kaj de la estraro aprobitan memorandon pri la lingvo-Esperanto, krom en nia lingvo ankaŭ en itala, hispana kaj germana lingvoj. Aldone ni enmanigis du ekzemplerojn:

Esperanto-lerneja eksperimento- raporto, analizo, konkludo, kun la rezumoj en angla kaj germana lingvoj.

La ĝenerala sekretario disponigis al ni la adresaron de la eŭropaj parlamentoj.

La posta hejma laboro estis por mi streĉa kaj temporaba. Mi multobligis la memorandon (420 ekzempleroj) Mi petis la tradukojn en la lingvojn bezonatajn, multobligis ankaŭ ilin, ordigis ilin laŭ ŝtatomembroj, enkovertigis ĉion kun akompana afabla letero, petante atentigon. (vidu la tekston — IPR — 1980/3)

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 21

— pàgina 13 del PDF —

La rezulto estis tre interesa (konsideru, ke ankaŭ nerespondoj estas respondoj!): alvenis dekoj da respondoj de la germanaj parlamentanoj, du italaj, kvin anglaj. Resume: Pluraj sentas la babelan farson en la sistemo, sed sentas sin malhelpemaj por ŝanĝi ion- la plimulto estas por plimulteco, do, la infanoj lernu almenaŭ du lingvojn.

Mi proponis al la estraro (ĝi konsentis) eldonon de porinfana adresaro (t.n. ambasadora sistemo) kun la indiko pri la ŝatokupado (malfermo de infaneta reto).

Dum mi skribas mian raporton, mi havas ĉemane «Kara Amiko!» eldonaĵo de Kastora Klubo por infanoj, eble jen subteninda perioda foliaro, la bazo por la «Infana Reto»!

1981

La celo de nia statuto: «La edukado al estimo de la homo kaj al interkompreniĝo inter la popoloj instigu nin al pli principa agado kaj kunlige kun ĝi al la konvinko, ke ne multe helpas kaj utilas, streĉe organizi grandajn kampanjojn por konvinki aŭtoritatojn, oficialulojn…

Simpla, konstanta, fakkompetenta instruado al infanoj- tio estu la ŝlosilo. Ni mobilizu la «infanan rason» ĉie en la mondo!

Tamen mi okupiĝis pri tre interesa demando el la parlamento de Bavarujo (IPR 1981/2) kaj pri la ŝajne objektiva respondo de la bavara kulturministro Hans Mayer. Ĝi estas tipa pri la sinteno rilate Esperanton kaj nur fortigas min en mia konvinko, ke la nuna «matura» intelekte «preta» generacio estas malutila por la nobla ideo de homoj ligataj per homa lingvo. Ni faru ĉion, por solvi nian taskon: instrui niajn infanojn!

Fidele al sia tasko la estraro daŭrigis la vicon de siaj konferencoj en GodolloO/Hungario de 11-a ĝis 21-a de Julio 1981.

Kvankam mi devis iri en kuraclokon, mi partoprenis la inaŭguron kaj festparoladis pri la temo de la konferenco:

La unuiga rolo de Esperanto de diversaj sociaj/lingvaj sistemoj poste mi estris estrarkunsidon kaj bedaŭrinde devis reveni al mia kuraca loko.

Tamen restis al mi sufiĉe da tempo por prezenti la enhavon de nia nova rezolucio. Detale okupiĝis la estraro kun la unuopaj frazoj, ke ekz. la nuna internacia edukado al estimo, kompreniĝo, kulturaj interŝanĝoj pro la nesufiĉeco de la fremdlingva instruado donas kaŭzon al serioza zorgo. La rezolucio alvokas al pedagogia konferenco en la jaro 1987.

Mi tre ĝojis ke la konferencanoj unuanime akceptis la rezolucion kiu tradukite en la lingvojn de la mondo informu pri la intencoj de ILEI- se ni ne povas konvinki niajn homojn ni almenaŭ maltrankviligu ilin!

La estraro de ILEI denove kunvenis al estrarkunsido en Peine (loĝloko de mi) 16.11. — 18.11.

Ĉar ĉiuj sekciestroj ricevis la protokolon kaj ankaŭ la rezulton de nia ekzakta tralaboro de nia statutprojekto: mi citas el la protokolo: La estraro studis la statutpro-

22 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

jekton publikigitan en IPR 1981/2 kaj post modifoj kaj strekoj en diversaj paragrafoj kaj de la statuto kaj de la regularo, unuanime akceptis ĝin kiel proponon de la estraro de I.L.E.I.

Cu nun la estraro de I.L.E.I. estas h.s. nur ruza kaj nedemokratia, uzi la rajton proponi? (Aserto de s-ro Hoekstra al ĉiuj sekcioj!)

Raporto de la Ĝenerala Sekretario

La preparo de la 14-a Internacia Konferenco en Locarno (20-27/7/1979) alportis sufiĉe da laboro, precipe pro la organizo de la monda ekspozicio de infandesegnaĵoj, alportitaj el Parizo de Prof. James Fairbank, kiu ricevis la viziton de la Prezidanto de UEA D.ro Humfrey Tomkin. La konferenco, al kiu partoprenis pli ol 163 delegitoj el la 5 kontinentoj, estis plensukcesa, danke al la helpo de S.ro Greutert kaj S.ro Bertolini. Tuja rezulto de la konferenco estis la starigo de Esperantogrupo en Locarno sub la gvidado de S.ro Bertolini.

Tuj post Locarno pliiĝis la kontaktoj kun s.ro Carmel Mallia en Malto kaj la vizito al la insulo kronis sukcese la strebojn por la revivigo de Malto Esperanto-Societo kaj por la organizo de la 14-a Internacia Konferenco (24/7-1/8/1980), kiu okazis sukcese kun la partopreno de 62 delegitoj el 9 landoj, danke al la helpo de S.ro Mercieca kaj Prof. Vella Bondin.

Danke al la bona preparado fare de LKK en Godollo (Hungario) la laboro por la organizo de la 15-a Internacia Konferenco ne estis tiel peniga: cetere pro mia malsano mi ne estus povinta doni mian kutiman helpon en la organizado de la konferenco, kiu plene sukcesis (11-21/7/1981) pro la elstara nivelo de la prelegantoj kaj pro la partopreno de 161 delegitoj el 15 landoj, krom junuloj el Jugoslavio kaj Hungario.

Ne sukcesinte organizi la 16-an internacian konferencon en Hispanujo, post la decido de ILEl-estraro esplori la eblecojn en Italio, mi veturis al Suda Italio kaj danke al la helpo de Prof. Polese Luigi kaj Prof. Rolando Incoronato Pia oni sukcesis organizi la 16an Internacian Konferencon (15-24/7/1982) en Seiano de Vico Equense, en la mirinda golfo de Napoli.

Danke al la interesiĝo de S.ano Albertino Dos Santos Matias, prezidanto de Portugala Esperanto-Asocio. oni decidis organizi la 17-an Internacian Konferencon en Portugalio dum Julio 1983.

Dum Setpembro 1979 mi partoprenis en Vieno la 50jaran datrevenon de la fondiĝo de la Viena Muzeo en Hofburg, kaj la trilandan renkontiĝon (Italio-Aŭstrio- Jugoslavio) en Graz.

Dum Oktobro 1979 mi flugis al Malta por la preparo de la 14-a Internacia Konferenco kaj mi partoprenis en Parizo al la Simpozio ĉe Universtiato Rene Des Cartes. Dum Junio 1980 mi ĉeestis la estrarkunsidon de ILEI en Strasburgo (Francio)

Dum Novembro 1981 mi partoprenis la estrarkunsidon de ILEI en Peine (Germa-

nio) Helmut Sonnabend

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 23

— pàgina 14 del PDF —

Laŭ statistika vidpunkto povas interesi la informo ke mi forsendis dum 1979 6 cirkulerojn, dum 1980 5 cirkulerojn, kaj dum 1981 5 cirkulerojn.

Pri la senditaj poŝtaĵoj oni povas kalkuli pri meznombre jare de proksimume 500 leteroj kaj presaĵoj.

Eble mi eraras, sed mi ricevis la impreson ke dum la lastaj tri jaroj, pro la kreskantaj militkonfliktoj burĝonantaj en la mondo, malkreskis kaj malpliiĝadis flanke de la sekcioj de la Ligo en la mondo, la laboremo kaj en la organiza kaj en la instrua kampoj.

Certe ankaŭ pro la malsanoj kiuj trafis tri el la kvin membroj de la estraro, ne estas mirinde ke la situacio en la kresko kaj plifortigo ĝenerale de la Ligo ne estis floranta. Mi sentas la devon kaj la deziron danki al tiuj sekciestroj kiuj faris ĉian eblon por helpi kaj eviti malsukcesojn.

Mario Dazzini

Raporto de la vicprezidanto de ILEI

Mi partoprenis la konferencojn en Locarno kaj en Godollo. Bedaŭrinde pro grava malsano mi ne povis partopreni la konferencon en Malta.

Laŭ la statuto mi alsendis al la ĝenerala sekretario la al mi senditajn statistikojn, ricevitajn de la sekcioj.

Mi partoprenis en la LKK de la 15-a Konferenco. Mia tasko estis la organizo de la renkonto kun la oficiuloj, kaj la programo de la inaŭguro.

Dum la 15-a konferenco en GodolloO okazis amika interparolo inter la estroj (reprezentantoj) de Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Germana Demokrata Respubliko, Hungario, Jugoslavio kaj Pollando, sub la gvidado de la hungara sekciestro s-ino Zsuzsa Barcsay.

La interparolo celis la intensan kunlaboro kaj regulan informadon de Esperanto—edukado en la socialismaj landoj.

Mi — en la nomo de ILEI — sendis personan leteron al la estroj de la Esperanto Asocioj, en la menciitaj landoj (kaj al Sovetunio kaj Rumanio) petante ilin apogi la intensan kunlaboron. (La kopiojn mi alsendas).

En oktobro ĉijare mi vojaĝis en Kosiĉe (Ĉehoslovakio) kie mi renkontis kun kelkaj slovakaj epsernatistoj. Mi informis ilin pri la agado de ILEI, proponante Al ili, starigi ILEI sekcion en Slovakio.

Mi petis nian ĝen. sekretarion, sendi la bezonatan inform materialon al la donita adreso.

“Pri mia vizito en Slovakio publikigis artikolojn la hungarlingva oficiala gazeto en Kosiĉe, Uj Sz6, kaj la Slovaka Esperantisto.

Mi partoprenis la estrarkunsidon en Peine (15.-18.11.81.)

Janos Ingusz vicprezidanto de ILEI

24 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

IPR 1982/2

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

IPR

Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

ILEI

Jarkolekto 12 N-ro 2, 1982

Edistudio, Pizo, Italujo

— pàgina 2 del PDF —

Internacia Pedagogia Revuo – n-ro 2, 1982

fotokompostado: Edistudio, C.P. 213, 1 56100, Pisa, I j „C.B. „ Il- I „ Italujo, Tf. — 39/50/4 presado: Offset Vallerini, Pisa, Tf. — 39/50/48670 Niu

Enhavo

1-a parto

La diroj de Mateo de Celestin Freinet Ree infanoj en Gresillon … Didaktikaj ludoj Hans Fechler, Germanio 2-a parto

Problemoj ĉe la klasifiko de verboj Felix Garcia Bldzques

3-a parto La batalo kontraŭ analfabeteco en Etiopo Fonoskribo

Rezolucio de la 7-a Nacia Kongreso de A.E.D.E. Neceso de internacia kunlaboro interne de «Eŭropa-Asocio de la Instruistoj»

de Mirko Marcetta, Italujo

La diroj de Mateo.

(Les dites Mathieu) de Celestin Freinet

Ĉu necesas prezenti Freinet al la anoj de ILEI. Li famiĝis kiel avangarda pedagogo, enkondukante vere revoluciajn metodojn ĉirkaŭ 1925, metodojn kiuj aspektas al ni hodiaŭ tute naturaj!

Li iniciatis la «libervolan verkaĵon», «presarton en lernejo», la «libervolan desegnon», ktp. Ĉio celis al pli da libero en la lernejo.

Iom post iom adeptoj venis al li. El tiuj ĉi, multaj enkondukis Esperanton en sian klason por starigi «internacian lernejan korespondadon». En la revuo Edukisto Freinet ne emis teoriumi. Sed ĉiufoje aperis kroniko titolita Diroj de Mateo. Freinet ĉerpis sian inspiron en la kamparana saĝo. Kiu ne konas: La ĉevalo kiu ne soifas?

Freinet subtenis Esperanton kiam nia lingvo montris sin utila. Tion li pruvis plurfoje, interalie per la eldono de la broŝuro B.T. L Esperanto okaze de la «centjara jaro: 1959».

Dank” al la persistemo de multaj esperantistoj en la nuna 71. C.E.M.-Esperanto komisiono, nia lingvo pluvivas en tiu movado. Subteni la entreprenon de GEE per aĉeto de la aperinta libro estas la devo de ĉiu esperantisto. Mi ripetas: estas devo.

Lentaigne kaj ĉiuj ICEM-anoj

Letero de Frederic Le Magadure.

Kara amiko,

Mi havas la plezuron ĉi kune sendi al vi ekzempleron de «La: diroj de Mateo», kiun ni sukcesis eldoni post multaj malfacilaĵoj kaj hezitoj.

Kompreneble, ĉar ĝi estas pedagogia libro, ĝi ĉefe celas la pedagogojn. Mi opinias, ke I.P.R. estas la bona peranto por informi pri ĝi kai por peti la sekciestrojn ke ili mendu la libron grandkvante por disvendi ĝin al siaj membroj. Tio memorigas al mi, ke mi sendis al S-ro Dazzini artikolon de Lentaigne, Freinet-ano, ĝuste pri tiu libro; por ĝin prezenti, tiu teksto ŝajnas al mi tre taŭga. Mi enmetas kopion por vi; se vi ankoraŭ ne programas ĝin por estonta numero de I.P.R., eble vi povus enmeti

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 25

— pàgina 3 del PDF —

ĝin nun, kun la tarifaj informoj. Mi anticipe dankas vin kaj plej kore salutas.

Pri la kostoj de la libro.

La diroj de Mateo (Les dites Mathieu) de Celestin Freinet estas aĉetebla je 48 FF por unu ekzemplero, 80 FF por du, 30 FF po unu por tri aŭ pli da ekzempleroj, inkluzive la sendokostojn.

Konsilata vendoprezo estas: 38 FF sen afranko, 45 FF kun afranko.

Bonvolu sendi viajn mendojn, kaj viajn ĉekojn je /a nomo de G.E.E., Grupo de Esperantistaj Edukistoj, F. Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont, Francujo. Poŝtkonio: G.E.E. – 1018 02W Toulouse.

La prezidanto de ILEI varme rekomendas…

Kiam mi de niaj francaj amikoj ricevis la libron en miaj manoj mi estis tre feliĉa. Kompreneble mi tuj tralegis ĝin. Mi iom konas la vojon de la verko kaj nia tre bedaŭrinde tro frue mortinta estrarano Gaston Turin ofte raportis dum niaj estrarkunsidoj pri ĝi. Kaj lia parto realigi la ideon ek de la komenco ĝis la fina rezulto estas tre granda.

En la libro de Freinet vi trovas tre valorajn ideojn por via pedagogia laboro.

Kun la Freinet movado — FINEM — ILEI kunlaboras (vidu la dorsan flankon de IPR). Multaj de niaj kolegoj en nia ligo estas membroj de FINEM.

Mi kore gratulas nian francan sekcion kaj same, kiel mia amiko Frederic Le Magadure mi urĝas, ke ĉiu sekcio grandstoke mendu la libron! Mi citas lin: «Estas devo»! La libro estu en ĉies mano!

26 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Ree infanoj en Gresillon. Pri la 8-a Internacia Printempa Semajno.

Pli ol sesdek infanoj kaj junuletoj, el tri landoj kaj kvin grupoj, Hvidovre (Danlandoj, Dollbergen kaj Peine (Germanujo), Les Pradeaux kaj Hennebont (Francujo), kaj kelkaj familioj, entute cento da personoj kune vivis, lernis, promenis, ludis, kantis dum unu semajno.

Kvin internaciaj klasoj funkciis ĉiumatene: por 9-11 jaraj infanoj, sub la gvidado de Karin RUFF, Helmut SONNABEND kaj Frederic LE MAGADURE; por 12-14 jaraj infanoj, sub la gvidado de Lis THUNE; kvara klaso, por junuloj kaj plenkreskuloj estis gvidata de Jean THIERRY.

Posttagmeze okazis:

— ekskurso al Tours kun vizito de la malnovaj kvartaloj renovigitaj, vizito de la katedralo, vizito de la muzeo de la metifrateco kaj ĝiaj mirindaj ĉefverkoj;

— promenadoj al la vilaĝo Saint-Martin d’Arce, al la bazaro de Bauge, al la dolmeno, vizito al farmo.

Tamen restis tempo por manlaboroj sub la gvidado de Mady TABEL, por sportoj kaj ludoj. Staĝĵurnalo prepariĝis iom post iom dum la semajno, kaj en la lasta vesperkunveno, ĉiu ricevis sian ekzempleron. Ĉiutage, je la 18-a horo, ĉiuj kunvenis er la granda salono por rigardi lumbildojn pri la hejmregionoj kaj hejmurboj de la partoprenantaj grupoj. Je la 21-a horo, denove la granda salono pleniĝis por komuna kantado kaj ludado. ]

Entute, vigla vivo regis en amika etoso.

La geinstruistoj aldonis por si kelkajn pedagogiajn debatojn. Ili pritraktis tri ĉefajn temojn. Kaj jene konkludis:

La internacia korespondado per Esperanto donas saman ŝancon al la infanoj por havi kontaktojn kun eksterlandanoj, kaj por havi tiujn kontaktojn ili sentas la bezonon lerni. La interŝanĝoj pere de Esperanto ebligas emfazi la diversecon de la horizontoj. Necesas insisti pri la simpleco kaj korekteco de la frazoj; estas nepre necese kontroli la leterojn por ke ĉi tiuj estu agrablaj kaj instruaj al la ricevontoj. La korespondado plene apartenas al la instruado.

Precipe rilate la lingvoinstruadon, la ĉeestantoj egale forĵetas la du ekstremojn: la

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 27

— pàgina 4 del PDF —

blindan uzadon de iu lernolibro, la uzadon de metodo ekzercanta nur la parolkapablon. Aŭdi, paroli, legi kaj skribi devas esti en ĉiu leciono. Ne sufiĉas eldiri la regulojn, kiujn maturaj mensoj facile komprenas, sed oni devas kapabli uzi ilin iom post iom. Estas necese aŭdi la lingvon el diversaj fontoj, kaj ne nur el tiu de la instruisto, eĉ se li estas lerta, ĉar li ne estas «la» modelo. Tiu neceso rekondukas al la korespondado: sufiĉe ofta interŝanĝo de sonbendoj, kun ne tro longaj programoj, estas tre utila.

En Gresillon, tre aktuala estas la temo pri la rolo de internaciaj infanrenkontoj: ĉi tiuj prezentas duoblajn avantaĝojn.

Por la infanoj, ili ebligas rektajn kontaktojn kun infanoj el aliaj landoj, donas interesajn spertojn, lasas memoraĵojn sentimentalajn utilajn por la estonteco; ili ankaŭ ebligas aŭdi aliajn voĉkolorojn, alian ritmon, edukas la alkutimiĝon al la diverseco kaj al la tolero.

Por la instruistoj, ili ebligas rektan konfrontadon de la spertoj, do ties pliriĉigon. Daŭraj interŝanĝoj kaj daŭraj amikaj rilatoj povas estiĝi. En tiaj renkontoj, oni praktikas Eŭropon.

La instruistoj konfrontis ankaŭ siajn financajn problemojn kaj rimedojn.

28 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Didaktikaj ludoj

Hans Fechler, Germanio

Zip-zap.

Baza formo. La grupo sidas en rondo. Enmeze de la rondo staras unu el la ludantoj (konsilinde, ke la instruisto mem estu tiu komencanto en la meza spaco de la rondo; li povas klarigi la regulojn de la ludo kaj mem esti imitebla lernmodelo). Li/ŝi turnas sin al iu en la rondo, montrante al li/ŝi kaj dirante “zip” (aŭ “zap”). La signalo “zip” signifas: Diru la nomon de via dekstra najbaro! La signalo “zap” elvokas la nomon de la maldekstra najbaro. Post kelkaj tiaj imperativoj la mezludanto povas voki “zipzap’. Tio signifas ke ĉiuj en la rondo ŝanĝu siajn sidlokojn. Ĉar ankaŭ la ĝisnuna ludgvidanto serĉas sidlokon, tre verŝajne alia grupano daŭrigos la ludon, ne trovinte seĝon.

Adapto. Per tiu baza formo de la ludo “zip-zap” oni atingos tre rapidan, ĝojigan interagadon; ĉiuj lernantoj estas ege atentemaj por trovi novan sidlokon post la neniam antaŭvidebla “zip-zap”. Sed en tiu ĉi formo ĝi ankoraŭ ne bone taŭgas por niaj pedagogiaj celoj. Por atingi celadaptajn variantojn ni povas konstrui lernsituaciojn, kiuj progresigas samtempe la lingvan kompetentecon kaj la interagadon. Varianto l: Ĉe “zip” au “zap” ne nur diru la nomon de la najbaro (Helmut, Mario, Olle…), sed uzu frazon: “Mia dekstra (maldekstra) najbaro estas Olle!” “Apud mi sidas Mario!” “Ĉe mia dekstra flanko sidas Helmut!” ktp. La frazformoj antaŭ donitaj de la instruisto, kolektive trovitaj de la grupo, aŭ — laŭ lernstato de la grupo — eble ankaŭ kreitaj aktuale de la unuopaj ludantoj. Varianto 2: Ĉe “zip” aŭ “zap’ turnu vin al via najbaro kaj diru “Vi estas Zofia kaj vi havas (kaj mi vidas, ke vi havas…) longajn harojn, (ruĝajn ŝuojn, belan jupon, ktp.)”.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 29

— pàgina 5 del PDF —

Averto pro sperto. Se vi tro akcentas la ekzercan celaspekton la dinamiko de tiuj variantoj povas malvigligi la ludon, redukti la ĝojigan energion el ĝi. Do, atentu la ekvilibron. Atentinda ankaŭ estas diferenco inter la eblaj formoj de kontakto:

— Montri al la najbarino dirante: “Tio estas Stefania, dirante: “Vi estas Stefania kaj vi havas…”

En tiu dua formo la ludanto konsideras, ke Stefania sidas apud li, ne kiel objekto, al kiu sufiĉas montri, sed kiel homo al kiu li povas rilati en pli direkta, eble pli intima maniero, alparolante kaj alrigardante ŝin, preta ankaŭ por akcepti respondon, minimume mimikan kaj gestan.

La diversaj lingvaj ag-variantoj malfermu kaj favoru kontakteblecojn, sed ne povas garantii kontakton bonan, kaj ne altrudu aŭ eĉ aldevigu ĝin. Sed tio dependas pli de la instruisto mem, kaj ne estas mekanisme ligita al la ludformo.

Valora objekto.

Baza formo. La grupo sidas en rondo (ne necesa kondiĉo). Ĉiu ludanto skribas “valoran objekton” sur papereton (‘ora horloĝo”, “antikva vazo”, “letero de Zamenhof”, “ŝtoneto de la luno” ktp.). La unuopajn slipojn oni kolektas en korbo (skatolo, ĉapo…). Kuraĝa ludanto elprenas slipon el la ujo kaj laŭtlegas la “valoran objekton”. Nun li prifabelas tiun objekton, aktivigante sian plenan fantazion: — de kiu li ricevis, ŝtelis, rabis, aĉetis la objekton, — kie situas, staras, kuŝas, troviĝas la objekto nun, — kion li faras / faros / faris kun / per la objekto, — al kiu li donacus / ne donacus la objekton, — al kiu li montrus / ne montrus la objekton, — kiom alta li taksas la valoron de la objekto, — kial la objekto estas tiom valora al li…

Finfine la grupanoj povas ankoraŭ fari demandojn kaj tiamaniere daŭrigi la fabeladon.

Poste dua grupano elprenas alian slipon el la ujo…

Varianto l: La tuta grupo kolektive fabelas. Ĉiu ano, kiu elkovras fantazian lingvaĵon, daŭrigas la komunan fabeladon. (Povas esti oportune, limigi la produktadon: “Ĉiu ĉiufoje nur unu frazon!)

Varianto 2: Metu tri (aŭ du) seĝojn en la mezon de la rondo, kaj sur ĉiun seĝon unu slipon el la ujo. Ludemaj grupanoj sidiĝas sur la ŝego kaj kreive fantazias pri “siaj” valoraj objektoj. Ili povas pridemandi unu la alian, fari dialogon — ĉiu komunika formo eblas.

Varianto 3: Formu du grupetojn. Ĉiu grupeto elpensas “valoran objekton”, skribas ĝin sur slipon kaj donas la slipon al la alia grupeto, kiu siaflanke faras la samon. Ĉiu grupeto serĉas kaj formulas nun

30 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

— aŭ kiel eble plej multajn frazojn pri la objekto, — aŭ kiel eble plej fantaziajn, ne-realajn lingvaĵojn pri la objekto. Post kelkaj minutoj (eble templimigo oportune) la grupetoj interŝanĝas en iu formo la rezultojn. | | Varianto 4: Ĉiu grupeto ricevas slipon, sur kiu staras 3 aŭ 4 objektoj. La grupeto provas, interligi kaj kombini la objektojn per kohera (kunteniĝanta) rakonteto. (letero — horloĝo — birdo; haro — avo — arbo;…)

Varianto 5: “Valora objekto” sur la tabulo. La grupanoj proponas vortojn, kiujn

ili jam lernis. La instruisto mem kunligas la objekton kaj la proponitan vorton per frazo aŭ eĉ frazoj: Birdo flugas en la ĉambron kaj forprenas/rabas/ŝtelas la oran horloĝon!» La instruisto en tiu ĉi varianto funkcias kiel modelo. La gelernantoj laŭ kapablo povas partopreni la konstruadon de frazoj.

En ĉi tiu ludoj la fantazio estas la stimulanta kaj moviganta forto, kiu kreas la vortojn, frazojn, dialogojn, rakontetojn. JJ

Vi certe povas Ordigi la variantojn laŭ grado de lingva kapablo, kiun ili postulas de la kunludantoj. Memkompreneble la “baza formo” ne estas la plej facila propono. Sed tion vi mem jam eltrovis.

Bela vorto.

Baza formo. Ĉiu grupano elektas laŭ plaĉo el vortprovizo sencoplenan, agrable sonantan vorton (ekz. “printempo”, “suno”, “ferio”, “koro”, “feliĉo”, “amiko”…). La vortprovizo: | | | = — Per komuna “cerb-fluiga’ klopodo bele sonantaj, agrablaj vortoj (substantivoj aŭ verboj) estas kolektataj kaj skribataj sur tabulo. El tiu provizo la ludantoj poste elektas. = | | — Kiel materialo povas funkcii ankaŭ la substantivoj (verboj) de la lastaj (unu, du, tri…) lecionoj. | — Ĉiu ludanto elektas el sia propra vortprovizo. Nu | N | Post elekto sekvas startsignalo de la instruisto. Ciuj rondiras, ĉiam ripetante nur tiun “belan vorton”, ĝuante ĝian belsonecon. Tiamaniere la ludantoj varbas por siaj vortoj. Reciproke ili prezentas siajn vortojn kaj aŭskultas kaj gustumas la “fremdajn” vortojn. | | Ĉiu povas rezigni pri sia propra startvorto kaj alpreni la vorton de kunludanto. En tiu kazo tiuj du ludantoj formas grupeton, brak-en-brake ili rondiras, belsonigante siajn komunan vorton. La grupeto kreskas, se aliaj ludantoj alprenas la saman vorton. Celo estu, ke la tuta grupo kompromisu je ununura vorto kaj alvenu ĉe samtempa harmonia sonigado. | ) | Tre verŝajne nur malofte okazas, ke la grupo finfine alvenas ĉe unu kolektiva vor-

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 31

— pàgina 6 del PDF —

to. Tio ne gravas! Finiĝu la ludo, se formiĝis du aŭ tri grupetoj, kiuj tre kontentaj pri siaj “flagvortoj” rondiras kaj se vi sentas, ke neniu grupeto rezignos pri sia vorto.

Povas esti, ke du ludantoj kombinas siajn vortojn: ekz. “printempfeliĉo”, “vespersuno” ktp. Ankaŭ tiu solvo de la konflikto taŭgas por niaj didaktikaj celoj. El tiu sperto vi povas fari memstaran varianton:

Varianto 1: La ludantoj provas trovi kunulon, kun kiu ili povas fari kunmetitan vorton. Ili rondiras brak-en-brake sonigante sian solvon, aŭdigante al ĉiuj kiel bele ĝi sonas (eble ili formas melodion kaj ritmon, manklakante).

Varianto 2: La ludantoj rondiras ripetante la vortojn. La tasko estas: “Interŝanĝu vian vorton kun grupano kaj alprenu ties vorton por belsona ripeto; post kelka tempo denove interŝanĝu…

Interesaj demandoj je la ludfino: En kies buŝo mia vorto nun estas? Kian vojon ĝi havis? Kiel ĝi sonis en la buŝo de alia ludanto? Kiuj aliaj vortoj plaĉis al mi kaj estis agrable prononceblaj?

Avertoj. La didaktika celo de tiu ludo estas, ludante alkutimigi la aŭdigan aparaton al la por gelernantoj relative nova fonetika karaktero de Esperanto. Ju pli fremda estas la sonmelodio kaj prononcado por la gelernantoj, des pli granda estas la neceso, atenti tiun “novaĵon” minimume je la komenco de la alproprigo de la lingvo. Ja ekzistas reciproka interrilato inter la kapablo diferencigi la fonemojn kaj la kapablo sonkorekte prononci. Pro tio tiaj ludaj lernsituacioj estas preferindaj, per kiuj intenca aŭdigado kaj aŭskultado samtempe estas stimulataj. La gelernantoj sendube sentos kaj spertos la belsonecon de Esperanto, se ili ne nur aŭskultas la modelan elparolon de la instruisto, sed mem ludante realigas la menciitan funkcian interrilaton, se ili do mem produktas belsonecon, kiu povas porti kaj esprimi gravajn por ili sentojn kaj ideojn.

La baza formo de la ludo havas propran dinamikon: «Ĉu mi forlasu mian vorton kaj alprenu la “fremdan” vorton? Ne!» Tiu ĉi decidsituacio povas alpreni kvaliton de konflikto. Pro tio mi ofertas la ludon ankaŭ kiel lernsituacion por progresigi la mem-konscion pri tiu konflikto, kiu, se restante nekonscia, povas malhelpi kunlaboron. Jenaj impulsoj, donataj dum postluda komunika fazo, povas direkti la atenton kaj instigi la konscion: “Ĉu mi facilanime rezignis pri mia vorto? Ĉu nepre bezonas harmonian akordon? Ĉu timigas min konflikto? Ĉu plaĉas al mi konflikto? ks. Ne por establi normojn, sed nur por vastigi la konscion!

Konsiderante do la internan dinamikon de la ludo, kiu per si mem tre rapide povas regi la situacion, vi lerte povas akcenti per via modela ludkonduto kaj per apartaj stimuloj la por vi valorajn celojn didaktikajn. Metu do akcenton sur la eksperimentajn eblecojn: “Ĝuu la diversajn vortojn”, kaj ne sur la potencialan konflikton: “Pripensu zorgeme, ĉu vi vere volas forlasi vian vorton!” aŭ “Ne tro facilanime alprenu “fremdan” vorton!” aŭ similaĵon.

Grave estas, ke la instruisto estas ludema modelo kaj por la klare aŭdebla pro-

32 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

noncado, ritmiga, ripetado kaj por la intensa aŭskultado, preskaŭ per sia tuta korpo esprimante kaj montrante sian aŭskultintereson.

Se vi timas ĝeni per la espereble alta sonnivelo viajn najbarajn gekolegojn, moditu la ludon al flustrado. Per tiu redukto vi povas eĉ precizigi la prononcadon, mimikon kaj geston, do la tutecan esprimkapablon.

Kolektado.

Baza formo. La ludantoj sin kunigas en paroj. La paroj ricevas la taskon, serĉi ekster la klasĉambro ion specialan kaj alporti ĝin.

Ili revenu post difinita tempo (5 aŭ 10 minutoj). Post la reveno la lernantoj povas nomi kaj priskribi la trovitajn objektojn (Kio estas tio?…), raporti pri la ekskurso (Kie vi trovis…?) kaj kompari (Kiu objekto estas la plej ruĝa?…). La lernantoj kolektu — ion ruĝan (helan, molan, malhelan, malmolan…);

— objektojn el kvin diversaj materialoj (leda, ŝtona, …);

— objektojn kun kvin (kvar, tri) diversaj koloroj;

— ion aparte belan / malbelan;

— folion, kiu ankoraŭ ne estas difektita;

— kiel eble plej longan kaj kiel eble plej mallongan herberon;

— ŝtoneton, ne pli granda ol 2 cm kaj ne pli malgranda of fingroungo; — ktp.

Varianto 1: “Muzeo”

La partneroj (paroj, grupetoj) alportu

— kiel eble plej multajn objektojn unuspecajn (paperojn aŭ lignojn aŭ ŝtonojn…) sed diversformajn, diverskolorajn…

— kiel eble plej multajn objektojn multspecajn, interesajn, impresajn, plaĉajn, malbelajn (laŭ elekto de la grupetoj/aŭ de la instruisto).

Post reveno ĉiu grupeto/paro aranĝu siajn objektojn en ekspozicia

maniero, skribu la nomojn de la objekto sur slipojn, konduku la “vizi-

tantojn” (la instruisto funkcias kaj helpas kiel lingva eksperto). Varianto 2: “Astronaŭtoj”

La grupo ĵus alvenis sur fremda planedo. La astronaŭtoj en grupetoj

forlasas la spacveturilon dum fiksita tempo, ĉar ekzistas ja nur limigita

kvanto da oksigeno. Ili kolektu pruvojn, ke sur tiu ĉi planedo besto

(aŭ homa) vivo estas ebla (aŭ ne ebla). Ili alportu la pruvojn: “Tio estas

herbero. Besto povas vivi”. “Ni trovis akvon, do…”

Avertoj. Dum la kolektfazoj la infanoj certe ankaŭ uzos sian nacian lingvon. Ŝajnas konsilinde, ke oni ne trolimigu la lingvajn esprimeblecojn, esprimdezirojn dum la

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 33

— pàgina 7 del PDF —

ekskursoj; la trovado, elektado, diskutado dum la serĉanta agado estu libera kaj ludiga. Ili kolektas ja materialojn por la posta ekzerca fazo. Dum la raportoj, priskriboj, komparoj en la tutklasa kolektivo la instruisto povas gvidi kaj subteni la alproprigon de Esperanto.

La didaktika celo kaj senco de tiuj “kolektludoj” estas, ke la lernantoj lingve pritraktas la rezultojn de sia propra agado. Ili nomas, priskribas, komparas por la kunlernantoj la objektojn, kiujn ili serĉis, trovis, elektis, alportis, aranĝis. La motivo por estiĝi kapabla, esprimi sian agadon esperantlingve povas kreski.

Certe tia metodo estas temporaba kompare kun lingvaj ekzercoj laŭlonge la metodikan fadenon de la lernolibra materialo. Pro tio la ludproponoj estu komprenata kiel aldonaj, apartaj lernsituacioj. Per ili la alproprigo de Esperanto sin apogas sur la agadrezultoj de la gelernantoj mem. Tio povas pozitive influi la lernpretecon, la

memorkapablon — kaj la agrablecon de la tuta lernprocedo por instruisto kaj lernantoj.

N.B.: La bildetoj estas faritaj de infanoj de le Anne-Frank-lernejo en Hildesheim

34 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Problemoj ĉe la klasifiko de verboj

Felix Garcia Blazquez, Venezuelo

En la lingvo Esperanto, unu el la aspektoj prezentantaj malfacilojn estas tiu de la reĝimo de la verbaj komplementoj, t.e. kiajn komplementojn oni devas uzi kun la diversaj verboj, kaj per kiuj rimedoj oni devas ilin marki. Ĉi tiu malfacilo originias precipe, kiel ni vidos laŭlonge de ĉi tiu artikolo, el metodologiaj difektoj ĉe la klasifiko de konceptoj koncernantaj ĉi tiun temon, troveblaj en la lernolibroj kiuj sekvas la direktivojn de la tradicia gramatiko.

Antaŭ ol plene eniri en la ekzamenon de la klasifiko de verboj konvenas indiki iujn detalojn pri la klasifiko de la komplementoj ekzistantaj en la oracio (1). Kompreneble, interesas nin prioritate, tiuj komplementoj kiuj iu- aŭ alimaniere rilatas al la verbo.

Ni memoru iujn bazajn konceptojn de la tradicia gramatiko:

Oracio“ (vidu la bibliografian noton) dividiĝas en subjekto kaj predikato. Subjekto estas tio pri kio oni parolas, kaj predikato estas tio kion oni diras pri la subjekto. La predikato povas esti noma, kiam ĝi konsistas el nomo (adjektivo aŭ substantivo) ligita al kopula verbo, ĝenerale «esti»: kaj verba konsistanta el verbo indikanta agon, en la ceteraj kazoj. La substantitvo estas la kerno de la predikato. La verbaj komplementoj en la predikatoj estas la jenaj: Rekta objekto: estas tiu ““ento”” (animita aŭ ne) kiu ricevas aŭ suferas la agon esprimitan per la verbo. Ekz.:

Johano farbas la muron La instruisto punis la lernanton.

kie «muro» kaj «lernanto» estas la objektoj, ĉar ili ricevas respektive la agojn «farbi» kaj «puni».

En la deklinaciaj lingvoj, t.e. lingvoj en kiuj la kazoj estas esprimataj per finaĵoj aŭ sufiksoj, la komplemento distingiĝas per la akuzativa finaĵo. Kontraŭe, en la lingvoj kiuj ne uzas tiun rimedon, la distingon oni faras per prepozicio (rumana, hispana) aŭ per la vortordo (““angla””, franca).

Nerekta objekto: estas la ““ento”” kiu nerekte ricevas la agon esprimatan per la ver-

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 35

— pàgina 8 del PDF —

bo, jen por sia favoriĝo, jen por sia damaĝo. Ekz.:

La patro donacis biciklon al sia filo

«biciklo» estas rekta objekto, kaj «filo» estas nerekta, ĉar ĉi-lasta favoriĝas pro la donaco.

En la deklinaciaj lingvoj ĝi estas indikata per la dativa finaĵo. En la nedeklinaciaj lingvoj ĝi estas reprezentata per prepozicio, ĝenerale tiuj ekvivalentaj al por aŭ al. Cirkonstanca komplemento: ĉi tiu komplemento indikas cirkonstancon tempan, lokan, kaŭzan, ktp laŭ kiu efektiviĝas la ago esprimita per la verbo. Ekz.:

Johano farbis la muron dum la mateno. La instruisto severe punis la lernanton.

«dum la mateno» kaj «severe» estas la cirkonstancaj komplementoj tempa kaj maniera respektive.

Tiaj komplementoj estas konsiderataj kiel akcesoraj, t.e. ne nepre necesaj por la kompleta kompreno de la oracio.

En la deklinaciaj lingvoj, ili estiĝas per la finaĵoj ablativaj, instrumentalaj kaj aliaj. En la nedeklinaciaj lingvoj, per prepozicioj antaŭmetitaj al la koncernaj substantivoj, aŭ ankaŭ per adverboj.

Agentiva komplemento: estas tiu indikanta la aganton de la ago esprimita per la verbo, kiam temas pri pasiva konstruo. Ekz.:

La letero estas skribita de Petro

kie «Petro» estas la aganto ĉe la pasiva oracio.

En la deklinaciaj lingvoj ĝi estas esprimata per la ablativa finaĵo, kaj en la nedeklinaciaj per la prepozicioj de, per aŭ similaj. Predikativa komplemento: estas tiu komplemento kiun postulas la kopulaj verboj, nome «esti, ŝajni, resti» ktp. Ekz.:

Mia amiko estas profesoro Johano estis malsana

en la ekzemploj «profesoro» kaj «malsana» estas la predikativaj komplementoj aŭ ankaŭ sim, :e predikativoj.

En la deklinaciaj oni uzas la nominativon por tiu komplemento, t.e. la sama kazo de la subjekto, kvankam ekzistas lingvoj kiuj posedas apartan kazon por tiu komplemento. En la nedeklinaciaj lingvoj ĝi estas indikata per la vortordo, nome: posta al la kopula verbo kaj sen antaŭe prepozicio.

La supre cititaj estas precipe la verbaj komplementoj ĝenerale akceptitaj en la ler-

nolibroj pri la diversaj lingvoj. Pli poste ni parolos pri aliaj komplementoj ĉe kiuj ankoraŭ ne ekzistas akceptinda unuformeco.

36 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Determina analizo.

La indikoj kiujn mi liveris pri la markiloj en la diversaj komplementoj en kelkaj okazoj povas ne esti sufiĉaj. Ni tuj donos la ŝlosilojn por la ekzakta determino en dubindaj situacioj, precipe ĉar multaj el tiuj komplementoj postulas prepoziciojn, en modernaj lingvoj.

Rekta – nerekta objekto Ĉi tiu konfuzo povas okazi en hispana lingvo, kie ambaŭ komplementoj povas esti karakterizataj per la prepozicio «a» (= al) kaj en Esperanto ankaŭ, ĉar ekzistas /icenco anstataŭ prepozicio per la akuzativo. En la konvertiĝo al la pasiva voĉo, la nerekta komplemento ne povas transformiĝi en subjekto kaj ĝi devas plu teni sian reĝimon. Ekz.

(H) Juun dio una limosna al leproso. (Johano donis almozon al leprulo)

Una limosna fue dada pro Juan al leproso. (Almozo estas donita de Johano al la leprulo). Kaj ne

El leproso fue dado una limosna pro Juan. (La leprulo estas donita almozo de Johano)

Ni vidu ekzemplon en Esperanto:

Mi petis lin ke li ne babilu.

«lin» estas nerekta komplemento malgraŭ sia finaĵo, ĉar tio petita estas «ke li ne babilu». Je la konvertiĝo oni povas fali en la jenan konstruon dubinde korektan:

Li estas petita (de mi) ke li ne babilu.

Tre karakteriza de la angla lingvo, kaj en kiu rezultas iomete mistera la funkcio de la komplemento «ke li ne babilu».

Alia analiza metodo estas la anstataŭo per fleksiita pronomo, se la komplemento troviĝas esprimita per nomo. (H) Juan le dio una limosna. le = al leproso (al la leprulo) (F) j” Ecrirai une lettre ĉ ton chef. (Mi skribos leteron al via estro)

Je Pecrirai ĉ ton chef. Je le lui ecrirai.

l = la = une lettre; lui = ĝ ton chef

Se la pronomo estas akuzativa temas pri rekta komplemento. Se la pronomo estas dativa, la komplemento estas nerekta.

Nerekta – cirkonstanca komplemento. La metodo de la pasivigo ĉi-kaze ne rezultas utila, ĉar ĝi estas neŭtrala: neniu el ambaŭ komplementoj povas estiĝi en subjekto de pasiva voĉo. Oni devas kompreni, la analizon per la alia rimedo: la pronoma anstataŭo,

(H) La visa vale por un mes. (la vizo validas por unu monato) La visa le vale. (?)

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 37

— pàgina 9 del PDF —

La dativa pronomo «le» ne povas aludi la tempon de valido, sed nur al persono, kaj en la ekzemplo tio ne havus sencon. Do la komplemento ne estas nerekta.

Nu bone, la fakto ke ĝi estas nek rekta nek nerekta, tio ne nepre implicas ke ĝi estus cirkonstanca. Por elimini dubojn ne restas alia vojo ol apelacii al la semantika valoro: se la komplemento indikas apartan cirkonstancon, ni jam estos solvinta la problemon.

La visa vale por un mes = La visa vale durante un mes (la vizo validas dum unu monato)

Tial, laŭ la konceptoj de la tradicia gramatiko «por un mes» estas cirkonstanca komplemento.

Rekta (objekto) – cirkonstanca komplemento. Ni memoru ke en Esperanto ekzistas la objekta kaj la direkta akuzativoj, kaj ĉi-lastan oni povas anstataŭi per adverbo.

Ni apliku la determinajn metodojn jam konataj. Mi iras vian domon. konvertiĝo Via domo estas irata de mi (nekorekta)

Do, la komplemento ne estas objekta, kaj laŭ la tradicia gramatiko ĝi estas loka (direkta) cirkonstanca komplemento. =

Alia ekzemplo:

La profito valoras la penon — La peno estas valorata de la profito (nekorekta)

Pro tio, ni povas trankvile dedukti ke ni ne troviĝas antaŭ objekta komplemento. Nu, rilate al ĉu ĝi estas cirkonstanca, ĝis la momento la tradicia gramatiko ne akceptas ke la komplemento de valoro aŭ mezuro estu konsiderata cirkonstanca. Ĝia definitiva klasifiko ankoraŭ atendas vicon.

Predikativo – subjekto. Ĉar en ambaŭ kazoj oni uzas la nominativon, aŭ pli ekzakte la mankon de deklinacio, ekzistas ebleco de konfuzo kiam la lingvo akceptas la liberan ordon kiel en Esperanto. En ĉi-lasta okazo la maniero determini kiu estas la predikativo, estas simple, esplori la logikan amplekson de ĉiu komplemento. Tiu de la predikativo devas esti principe pli granda ol tiu de la subjekto. Ekz.

Besto estas leono

malgraŭ la nekutima ordo, la oracio estas gramatike korekta kaj la subjekto estas «leono» pro sia pli malgranda amplekso. Tial la predikativo estas «besto». En ĉi-alia kazo Laca estas mi

pli simpla estas konsideri ke la adjektivo sen akompano de substantivo, ne povas esti alio ol predikativo.

Komentoj pri la nomenklaturo. La nomenklaturo supre eksponita troviĝas sufiĉe ĝeneraligita, tamen la franca

38 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

gramatiko havas kelkajn gravajn diferencojn.

Tie, la predikativa komplemento estas la atributo, diference de aliaj lingvoj kie la atributo estas ia substantiva komplemento.

La rekta objekto estas parte la rekta komplemento, tial ke ĝi estas konceptita morfologie pli ol semantike, ĉar oni nomas ĝin «rekta» tiel ke la komplemento troviĝas rekte ligita al la verbo, sen ia intera prepozicio 9). Sekve la nerekta komplemento estos tiu kiu ligiĝas al la verbo per prepozicio; ne ekzistas do koincido kun la nerekta objekto (dativo) de aliaj lingvoj, kaj aldone ekzistas la risko fari konfuzon kun la cirkonstanca komplemento. La dativa komplemento en franca estas nomata «complement d’ attribution» (komplemento de atribuo). Fine, la influon de ĉi-lasta filozofio oni rimarkas en la itala kaj portugala gramatikoj. Tamen en la hispana ĝi estas eksplicite rifuzita en la gramatiko de la koncerna akademio 9).

La sistemado estas neadekvata por la studanto de fremdaj lingvoj kaj ĝenanta por la tradukisto kaŭze de sia manko de internacieco. Bedaŭrinde, Prof. Waringhien ĝin insertis en la gramatiko de Esperanto “ kune kun ĝiaj eraroj. Efektive, tio kio en franca estas rekta komplemento (sen prepozicio) en hispana povas esti rekta komplemento (kun prepozicio). Ekz.:

(F) Pierre aime Marie = (E) Petro amas Marian = (H) Pedro ama a Maria.

tial, temas pri konceptado kiu pli sekvas la formon oi la ideon. Alivorte, ke iu rekta objekto portu aŭ ne prepozicion dependas de ĉiu aparta lingvo, kaj tio estas tute akcidenca fakto; kontrae indiki ke la ““ento”” reprezentata per la objekto suferas rekte la agon kiun efektivigas la subjekto-aganto — por paroli pri aktiva konstruo — estas plene universala, konsidere al la informo kiun oni deziras transdoni.

Plie, oni uzas du malsamajn kriteriojn por klasifiki komplementojn, unue semantikan, ĉe la cirkonstanca, agentiva, atribua, ktp, kaj due morfosintaksa, ĉe la rekta kaj nerekta.

La tradicia nomenklaturo, sen ia dubo, ne estas modelo de perfekteco, sed almenaŭ ĉe la klasifiko de la verbaj komplementoj, ĝi ne falis en la antaŭmenciitan eraron.

La konsekvenco de tiu metodologia eraro vidiĝas tute klare en la gramatiko de la portugala lingvo kun tragedia-komedia rezulto, ĉar oni alvenas al la kontraŭsenco aserti la ekziston de «objeto direto preposicionado», t.e. rekta komplemento kun prepozicio = senprepozicia komplemento kun prepozicio!

Efektive, en gramatiko de tiu nacia lingvo oni legas:

«Objeto direto preposicionao: O nome objeto direto provem do fato de o objeto prender-se diretamente ao verbo, isto e, sen preposicio. Admite-se todavia, a colocacĝo, antes do objeto direto da preposicĝo «a» nos seguintes casos: …Bruto a Cesar assassinou.»“) Rekta objekto kun prepozicio: La nomo rekta objekto originas de la fakto ke la objekto ligiĝas rekte al la verbo, t.e., sen prepozicio. Oni akceptas tamen, la metodon de la prepozicio «a» antaŭ la rekta objekto en jenaj situacioj: …Bruto Cezaron murdis.)

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 39

— pàgina 10 del PDF —

Esperanto do, pro sia esenco, devas uzi konceptojn universalajn kiuj — kaj validu la redundeco — estu universale komprenataj. Se ne, ĝi estus submetitaj al la gramatiko de iu difinita nacia lingvo, kun la sekva damaĝo por tiu interkomprenilo asertanta esti internacia.

Kritiko al la aktualaj verboklasifikoj

Revuinte la verbajn komplementojn, ni jam povas eniri en la klasifikon de tiu vortspeco. Ni vidu do, kelkajn el la plej uzataj.

La jena estas iu klasifiko iomete senorda: senpersonaj, kopulaj, transitivaj kaj netransitivaj.

Senpersonaj estas tiuj kiuj ne havas komplementojn (ni apartigu cirkonstancajn) kaj malhavas subjekton, ekz. pluvi, tondri, ktp, kaj ĝenerale meteorologisignifaj verboj.

Kopulaj estas tiuj kiuj portas predikativon, kaj en kiu lasta, substantivo aŭ adjektivo konstituas ties kernon.

Transitivaj estas tiuj ĉe kiuj la ago pasas de la aganto al la suferanto. La subklasifiko en oblikvaj, refleksivaj kaj reciprokaj estas ja manifestiĝoj apartaj de tiaj transitivaj verboj. Oblikva estas kiam aganto kaj suferanto estas trafe diferencigitaj ““entoj””, refleksivaj kiam aganto kaj suferanto estas la sama ento, kaj en la reciprokaj la individuoj kiuj integras la subjekton estas samtempe agantoj kaj suferantoj.

Netransitiva estas tiu verbo kies ago manifestiĝas en la subjekto-aganto sen transmisii ĝin eksteren.

Alia maniero iom pli orda por klasifiki verbojn tuj sekvos.

Verboj komplete predikataj, t.e. tiuj kiuj ne postulas komplementojn por esti plene komprenataj (netransitivaj, senpersonaj).

Verboj nekomplete predikataj, tiuj kiuj postulas post si komplemento(j)n por esti komprenataj (kopulaj, transitivaj)

Pure semantika kriterio liveras la klasifikon: agverboj kaj statverboj.

La strukturisma kriterio uzas la koncepton pri valento, t.e. la kapablo porti determinitan nombron de komplementoj. Ni vidu la ekvivalentojn inter ĉi-lasta kaj la tradicia sistemo.

strukturisma tradicia

nulvalenta senpersona

unuvalenta netransitiva

duvalenta kopula, transitiva

trivalenta ekz. transitivaj kiuj postulas

nerektan objekton (diri, doni) La klasoj kiuj pli da kapdoloroj kaŭzas estas la transitiva kaj la netransitiva.

En ĉi tiu kampo la franca gramatiko havas sistemadon diferencan al la ĝis ĉi tie indikitaj, atinginte influi almenaŭ la gramatikon de la portugala lingvo.

40 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Tie la transitivaj verboj dividiĝas jene:

Transitiva-rekta (transitif-direct) estas tiu kiu kunportas aŭ postulas rektan komplementon. Ĝi estas preskaŭ la sama ol la transitiva de la tradicia gramatiko kun la diferenco en la konceptado de la rekta komplemento antaŭe eksponita. Ekz.: voir, aimer, se rappeler, manger.

Transitiva-nerekta (transitif-indirect) estas tiu kiu postulas nerektan komplemen-

ton t.e. komplementon kun prepozicio. Tio inkluzivas ne nur rektan objekton (dat:- van) de la tradicia gramatiko, sed aliajn necirkonstancajn komplementojn kun prepozicio. Ekz.: nuire ĉ, se souvenir de, songer a, kip P. La transskribita subklasifiko de la verboj ne obeas iun gravan regulon de la formala logiko, nome: «La elemento de ĉiu klasifiko devas ekskludi sin reciproke». Alivorte, ne devus ekzisti niaokaze transitivaj verboj kiuj estus samtempe rektaj kaj nerektaj. Tamen, ni vidu la jenajn ekzemplojn.:

Jean peint le mur em vert. (Johano farbas la muron je verda) «le mur» = rekta komplemento; «en vert» = nerekta komplemento Je comparerai ton opinion avec celle de mon pere. (Mi komparos vian opinion kun tiu de mia patro) «ton opinion» = rekta kompl. ; «celle de mon pere» = nerekta kompl. Il a convaincu son chef de l” avantage de l” operation. (Li konvinkis sian ĉefon pri la avantaĝo de la operacio) «son chef» = rekta kompl. ; «|” avantage de l” operation» = nerekta kompl.

Nu, mi demonstris ke ekzistas verboj samtempe kaj en la samaj tekstoj, «transitif-directs» kaj «transitif-indirects». Do, la klasifiko ne taŭgas, des pli malbone en Esperanto kiu estas racia lingvo.

Ankaŭ Waringhien implicite adoptas la supre menciitan klasifikon, ĉar li asertas «transitiva: tia ke ĝi esprimas agon kiu pasas de la subjekto al la objekto, ekz. frapi, lavi ion, …ridi pri io, …utili al io, diferenci de io… Rim. 1. Kiel oni vidas el tiuj ekzemploj ia objektoj de la transitivaj verboj povas esti aŭ rektaj (= senprepoziciaj) aŭ nerektaj (prepozicihavaj).» €),

Ni ekzamenu la klasifikon en ekzemploj de la lingvo Esperanto, sed validaj ankaŭ por aliaj lingvoj.

La advokato pledas por justa kaŭzo. La perfiduloj kunlaboris kun la malamiko. Petro dependas de sia frato Johano. Ĉi tiu verko konsistas e/ tri volumoj.

Oni povus akcepti ke «justa kaŭzo» estas rekta objekto (laŭ la internacia nomenklaturo), ĉar tiu kiu pledas por justa kaŭzo, fakte defendas tian kaŭzon, kaj se «pledi por» sinonimas kun «defendi» la dirita konkludo estas plene pravigita.

En ia dua ekzemplo, vidinte ke la malamiko favoriĝis per la helpo de la perfidu-

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 41

— pàgina 11 del PDF —

loj, oni povas konsideri ĝin kiel nerektan objekton (ĉiam laŭ la internacia nomenklaturo). Ĝis ĉi tie la ekzemploj pli-malpli pravigas la varingjenan klasifikon.

Tamen en al tria ekzemplo, la ago ne pasas de la subjekto al la objekto, kontraŭe ĝi pasas de la objekto Johano al la subjekto Petro, ĉar en la realo, se Petro dependas de Johano, ĉi-lasta devas subteni, nutri, vesti, lin.

Finfine en la kvara ekzemplo, oni ne povas paroli pri «paso de ago»,ĉar eĉ ne ekzistas ago: «konsisti» estas verbo esprimanta rilaton pure statikan inter la verko kaj la nombro de ĝiaj volumoj.

Konklude, la analizita klasifiko suferas pro kontraŭdiroj kaj malkongruoj fariĝante netaŭga ĉe la interlingvistika kampo.

Ankoraŭ ni devas citi anekdotan fakton por iom nuancigi la argumentadon de la artikolo.

Iu fame konata franca vortaroP citis en sia «Precis de Grammaire» (Gramatika Kompendio) kiel transitivajn verbojn «nuire, songer…» tamen en la vortaro ili estas konsiderataj kiel netransitivaj. Same PIV imitis la eraron kaj la ekzempligitaj verboj «ridi, utili, aparteni…» ĉe iliaj difinoj aperas signitaj per «ntr» en kontraŭdiro kun la difino de transitiveco.

Konkludoj kaj rekomendoj.

Se oni apartigas la nomenklaturan aferon, en la praktiko, tio kio interesas la ĝeneralan uzanton de la lingvo estas scii kiun prepozicion oni devas uzi kun ĉiu verbo. Por tio ekzistas iuj tre malmultaj vortaroj kiuj krom klasifiki la verbon liveras informon pri kiu prepozicio devas esti uzata. Nu, bone, la Universala Vortaro de la Fundamento ne klasifikas la verbojn, nek indikas la uzendajn prepoziciojn, ĉar en la epoko de ĝia apero ne eblis postuli tiajn detalojn. Certe, la akademiaj aldonoj emas korekti tiun mankon kaj en la dubaj okazoj oni indikas al ni la karakteron de ĉiu verbo, sed nenion pli. Antaŭ tiu situacio estas tute natura ke ĉiu parolanto emas uzi en Esperanto la ekvivalentan verbon de sia denaska lingvo laŭ la preskriboj de sia nacia gramatiko aŭ vortaro. Jen la origino de la kritiko direktita al Bernard Golden!” pri la uzo de la verbo «kontribui» kun akuzativa reĝimo anstataŭ la prepozicia kiel deziris la kritikinto.

Nu bonte, estas tre malfacile diri ke determinita uzmaniero estu absolute nekorekta. El la strikte gramatika vidpunkto la uzado de la klasikaj verkistoj havas malmultan aŭ nenian valoron en Esperanto sub la lumo de la enhavo de la Bulonja Deklaracio kaj la Antaŭparolo mem de la Fundamento.

Eblas ke Zamenhof estus antaŭvidinta ĉi tiujn eventualajn kriteridiferencojn, kaj por solvi ilin, supozeble, li prezentis salomonan solvon, nome, ke kiam oni ne scias kiun prepozicion uzi, oni uzu la sendifinan prepozicion je, kiu siavice ankaŭ povas esti anstataŭata per la akuzativo escepte kiam aperas ambigueco. Kompreneble, tio ne estas definitiva solvo, sed almenaŭ liveras al ni ideon ke kiam ni kritikas kelkan uzon ŝajne nekorektan, oni devas invoki unue la mankon de klareco prefere al malakordo kun la klasika uzado.

42 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Ĉiu ĉi detala pritraktado origininta pro la disputeto pri la reĝimo de iu verbo igis nin rimarki la anarkion ekzistantan en la klasifiko de verboj de la etnolingvoj. Kompreneble ĉiu lingvo havas sian propran spiriton, sed ankaŭ veras ke ju pli unuforma kaj kohera estos la gramatika nomenklaturo, des pli facila rezultos la instruado de fremdaj lingvoj.

Ankaŭ ekzistas difektoj en la ordigo de konceptoj, pri ĉio kio rilatas al la verbaj komplementoj, krom la diferenco laŭ difinoj, oni povas mencii ke la tradicia gramatiko ne difinas la koncepton de cirkonstanca komplemento, sed nur elnombras ĝiajn klasojn. Do, ni disponas pri gravegaj motivoj por konjekti la ekziston de alispecaj verbaj komplementoj ne prezentitaj ĝis la nuna momento, aŭ almenaŭ ne sisteme instruataj en elementaj aŭ/kaj mezaj kursoj (ni aludas precipe al gimnaziaj aŭ liceaj studoj).

Pro tio, se ni kalkulas kun la internacia karaktero de Esperanto, ĝia gramatika nomenklaturo devas esti modelo de racieco, kaj samtempe de didaktiko, des pli ke oni propagandas ke la lernado de Esperanto multe faciligas la studon de fremdaj lingvoj.

Se ni adoptos do, vere racian nomenklaturon por Esperanto, ĝiaj didaktikaj ecoj akcentiĝos ankoraŭ pli kaj tio ege kontribuos al ĝia definitiva akcepto flanke de la internaciaj organizoj.

Kaj nun specife pri la klasifiko de verboj: necesas starigi difinojn tiajn kiaj ili «mutatis mutandis» rezultu validajn por ĉiuj lingvoj, sen malhelpo respekti la apartaĵojn de ĉiu el ili. Niaokaze, mi konsideras ke antaŭ ol klasifiki verbojn ni devas fari klasifikon de agoj, sendepende de la apartaj rimedoj pri kiuj disponas ĉiu lingvo por esprimi tiujn faktojn, kaj same pri la klasifiko de la lingvaj elementoj kiuj partoprenas en la koncerna esprimado.

La ekstergramatikaj konceptoj por difini estus: ago transitiva, ago netransitiva, aganto, suferanto (rekta, nerekta), cirkonstanco.

Plie oni devus realĝustigi la difinojn de la jenaj sintaksaj elementoj: subjekto, rekta kaj nerekta objektoj, predikativo, cirkonstanca komplemento, kaj iliaj respektivaj subklasoj.

Kompreneble, ĉiu aparta lingvo devos difini aŭ priskribi la markilojn por ĉiu el la kategorioj supre menciitaj.

Resumo.

Oni revizias konceptojn de la Tradicia Gramatiko en la klasifiko de verboj kaj de ties komplementoj. La diskutado koncentriĝas en la agverboj kun prepoziciaj komplementoj.

Ekzistas komplementoj kun la strukturo prep. — subst. aplikeblaj al verboj ĝenerale konsiderataj kiel netransitivaj kiuj laŭ la tradicia nomenklaturo, nek estas rektaj objektoj, nek nerektaj, kaj ekzistas la tendenco trakti ilin kiel cirkonstancajn komplementojn.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 43

— pàgina 12 del PDF —

Paralele, la verboj kiuj povas porti tiajn komplementojn malhavas nomon aŭ eltenas ian dubindan. Aliflanke, la antaŭmenciitaj komplementoj suferas modifojn ĉe sia tradukado al aliaj lingvoj, jen per ŝanĝo de iu prepozicio al alia, jen per perdo de la prepozicio, jen per aliaj rimedoj.

Ĉi-lasta situacio kaŭzas opinidiferencojn pri la klaso kaj reĝimo de tiaj verboj en Esperanto. La regulo 14-a de la Fundamenta Gramatiko principe solvas la problemon, surbaze de la uzo de la prepozicio «je». Tamen estas tre necesa profundigi la temon pro ĝia graveco por la lingvoinstruisto kaj por la tradukisto.

Esperanto, en ĝia karaktero de pontolingvo, havas la ŝancon solvi tiun problemon, kio kontribuos pliformigi ĝian prestiĝon en la interlingvistika kampo.

Bibliografiaj notoj.

1) Garcia Blazques, Felix — «Terminologiaj Demandoj en Sintakso» Scienca Revuo, Vol i8 n” 2 — 1967 (En ĉi tiu artikolo la aŭtoro klarigas la motivojn por preferi «oracio»n al «propozicio»)

2) «Nouveau Petit Larousse Illustre» — Paris 1952 — 161-a eldono; p. 1114

3) Real Academia Espaĥola — «Esbozo de una nueva gramatica de la lengua espanola» Madrid 1973 p. 371.

4) Kalocsay x Waringhien — «Plena Analiza Gramatiko de Esperanto» Rotterdam 1980 — p. 242 k. sekvaj.

5) Mendes de Almeida, Napoleĝo — «Gramatica metodica de lingua portuguesa» Sŝo Paulo 1958 — p. 340

6) Waringhien £ aliaj — «Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto» — Paris 1970 — p. 1130

7) Golden, Bernard — «Ekzempli — Ĉu transitiva aŭ netransitiva verbo?» La Brita Esperantisto, januaro-februaro 1981.

Alia Konsultita bibliografio.

Ferreira da Cunha, Celso — «Gramatica da lingua portuguesa» Rio de Janeiro 1980 Hornby € aliaj — «The advanced learner”s dictionary of current English» London 1964.

Palazzi, Fernando — «Novissima Grammatica Italiana» — Milano 1956. Tesniĉere, Lucien — «Elĉments de Syntaxe Structurale» — Paris 1976. Zamenhof, L.L. — «Fundamento de Esperanto» (kompilis A. Albaut) Marmande 1963.

44 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

La batalo kontraŭ analfabeteco en Etiopio

Etiopio kalkuliĝas inter la 31 landoj malplej evoluintaj: tamen ankaŭ estas unu el tiuj kies la procento da analfabetoj estas la plej granda: 9399 de la landanaro en 1974. Tio estas des pli miriga, ke, je malproksima historia periodo, tiu antikva lando estis la dua en Afriko, post Egiptujo, disvolviginta skriban lingvon. La furoro al atingo de scio, kiun oni observas hodiaŭ, ne estas hazardokaza nek sencela en tiu lando de la fingra stampado, kie scii legi kaj skribi ĉiam investis prestiĝon, kiu malfermas multajn pordojn, en tiu lando, kie prosperis la ““Skribisto””, de kiu dependis la preskaŭ totalo de la landanoj pri ĉiu ajn aliro al mondo de la skribado, kaj sekve de la administracio, de la justeco, de la politika povo, de la moderna sektoro de la eknomika vivo.

La Ortodoksa Eklezio estis prezentanta dum pluraj jarcentoj la nurajn eblecojn de instruado. Sed tiuj-ĉi estis rezervataj unuavice al la renovigo. de la Eklezia servistaro. Kelkaj nombroj date de la jaroj 1960-1970 trafe montras la endemiecon de analfabeteco en Etiopio. Estas fakte en 1974, en la aĝgrupo de la 10 ĝis 45-jaraĝuloj nur 1.380.000 urbaj loĝantaj sciantaj legi kaj skribi el urba loĝantaro de 13.500.000 loĝantoj; kaj tiuj nombroj montras nur entutan situacion: ili kaŝas la amplekson de la malbona nivelo de la provincoj kaj de la regionoj: Nu, laŭ la prepara enketo de la projekto de alfabetizo kaj profesia formado de 1968, malpli de 590 el la landanaro estis konsiderata kiel sciantoj legi kaj skribi en la kampara Etiopio de 1968. Ankoraŭ pli malfavora estis la situacio ĉe virinoj, de kiuj apenaŭ 590 sciis legi kaj skribi en 11 de la 14 regionoj de la lando.

Por ripari tiuspecan staton, la estraro komencis en 1979, kampanjon pri kiu li opinias, ke ĝi povos konduki al la elimino de analfabeteco en 1987: Propravolaj organizoj, kiel religiaj grupoj, sindikatoj, virinaj, studentaj kaj junulaj asocioj estas alvokitaj plenumi tiurilate aktivan rolon. Tiu grandega armeo konsistanta ĉefe el lernantoj, studentoj kaj instruistoj, restis du jaroj en la kamparaj regionoj, kie ĝi sin dediĉis interalie al alfabetizaj agadoj. Proksimume 34.000 centroj estas establitaj kaj 20 milionoj da libroj presitaj en 10 lingvaj (baldaŭ 15) taŭge al la plej gravaj etnaj grupoj. «Ĉiuj legsciantoj instruu! Ĉiuj nesciantoj lernu!», tia estas la slogano,

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 45

— pàgina 13 del PDF —

kiu ĉie aperas en la ĉiutaga vivo de Etiopianoj.

Tiam, la rezultoj de tiom da klopodoj trudakiras respekton: Tri milionoj da Etiopianoj liberigitaj de analfabeteco dume de la unua kampanjo 1979/1980, malaltigas la analfabetan procenton en la lando je 3590. Dum tiu tempo, la veto definitive forigi ĝisradike analfabetecon de Etiopio por 1987 kaj de ĉiuj urbaj centroj por 1981 daŭras esti lanĉita kun, ŝajneble, seriozaj bonsukcesaj ŝancoj.

De Junio 1979 ĝis Majo 1981, proksimume 10 milionoj da personoj — tio estas unu civitano el tri — profitis de tiu kampanjo, inter kiuj 4 milionoj bonsukcesis la finan teston. Ĉiuj, kiuj vizitadis kurson, profitas krome daŭran perfektiĝon, ĉar 2.000 legadcentroj estas establitaj. La entreprenitajn agadojn kaj la atingitajn sukcesojn UNESKO volis agnoski kaj distingi atribuinte al Etiopio en 1980 la Alfabetizan Premion de la Internacia Asocio pri Legado.

Por finfini tiun gigantan entreprenon, Etipio bezonas aktivan kaj rapidan apogon de la entuto de la Internacia Komunumo: Tiucele, la Ĝenerala Direktoro de UNE- SKO lanĉis je la 27-a de Junio 1981, en Addis Abeba, internacian alvokon, por ke materiala kaj financa apogo estu alportata al Etiopio por ebligi al ĝi intensigon de tiu kampanjo. Li invitis la registarojn de la membroŝtatoj, la naciajn komisiojn por UNESKO, la publikajn kaj privatajn instituciojn, la registarajn kaj neregistarajn organizojn, la virinajn organizojn kaj la junulajn movadojn kaj ankaŭ la diversajn konfesiajn ekleziojn, por ke ili alportu siajn helpojn al la Etiopia estraro.

La atendataj kontribuaĵoj estas ja financaj; sed ili ankaŭ povas esti laŭ formo de lernejaj provizaĵoj kaj ekipaĵoj: papero, krajonoj, ekzercaj kajeroj, nigraj tabuloj, lampoj, radio-aparatoj, kaj ankaŭ veturiloj, bicikletoj, tendoj, kampadaj materialoj, kamparaj presmaŝinoj kaj ĉiuspecaj materialoj.

Ĉiujn komplementajn informojn pri la bezonoj kaj helpaj rimedoj oni povas ricevi skribante al: Kunordiga Komitato de la nacia alfabetiza kampanjo (Comite de Coordination de la campagne nationale d’alphabĉtisation), Poŝtfako 4921, Addis Abeba (Etiopio).

46 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Fonoskribo

Mirko Marcetta, Italujo

Unu lingvo — unu fonetika skribo.

Simpla, klara, facila ankaŭ por analfabetoj — dank” al simileco inter litero, ties ĉi sono kaj formo, kun la sono de komenclitero de la nomo de objekto respektive formo de la objekto mem = A, kiel Atomo; = L, kiel Luno; = S, kiel Suno ktp…) Nova skribo, aŭ FONOSKRIBO, estas la plej taŭga ilo por klare kaj facile korespondi tutmonde.

Tiu alfabeto, kreita por la lingvo Esperanto, estas adaptebla al ĉiu ajn lingvo, nome por skribi fonetike ĉiujn lingvojn. Ĝi fariĝas vera korektilo de la fonetika konfuzo, kiu regas en multaj lingvoj.

Por fonoskribo povas esti racie esprimataj ja 784 diversaj sonoj de la homa voĉo per, kompreneble, sama nombro de diversaj signoj, kaj ĉio ĉi sur la bazo de la 28 son-elementoj adoptitaj de la lingvo Esperanto.

La nova skrib-sistemo povas esti uzata laŭ tri diversaj manieroj, aŭ gradoj. Oni komencas laŭ la tradicia maniero: metante literon ĉe litero, disigite. Poste oni kunligas la literojn posilabe kaj, fine, oni kunligas inter ili la literojn. Laŭ tiu ĉi grado oni povas skribi ĝis trifoje pli rapide ol per la ordinara skribo tradicia. Trans tiu lasta, nome trans la tria grado, la nova skribo povas fariĝi stenografio, sen bezono lerni alian alfabeton, tutsimple enkondukante en la skribsistemon logikajn mallongigojn kaj siglojn.

La alfabeto de la Fonoskribo, pro ĝia eksterordinara facila ellerneblo far de infanoj kaj analafabetoj ĝenerale, povas esti uzata ankaŭ kiel helpa alfabeto pro igi al ili pli facile ekregi la teknikon de legado kaj skribado ĝenerale. Ĝi povas esti uzata ankaŭ por fonetikigi la nefonetikajn lingvojn, tiamaniere igante ilin pli facile lerneblaj de alilingvanoj. Fine, la plej grava kaj utila uzo kiun oni povas fari el ĝi, estos ĝia adopto kiel normala alfabeto de la Popoloj nelegipovaj kaj nehavantaj ankoraŭ ian ajn alfabeton.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 47

— pàgina 14 del PDF —

Rezolucio de la 7-a Nacia Kongreso de A.E.D.E.

23-26/11/1981 Montecatini

La subskribintoj delegitoj al la VIIa Nacia Kongreso de A.E.D.E. (Association Europĉenne des Enseignants) Itala Sekcio, post diskuto, modifo kaj aprobo de la rezolucio prezentita de AEDE-grupo de Massa, sub la titolo «Kiu lingvo por la unuiĝinta Eŭropo?»;

— ekzameninte la procedon de la politika integriĝo de Eŭropo kaj la neceson ke ĝi realiĝu kiel eble plej baldaŭ

Asertas

ke la rekta elektado de la Eŭropa Parlamento ne estas de si mem elemento rapidiganta la integriĝan procedon pro la ne sufiĉaj povoj rekonitaj al la Parlamento mem;

Evidentigas la ne konfuteblan fakton ke je nivelo de la popolaj tavoloj, la nacia sento hodiaŭ identiĝas konkrete kun la lingvo parolata, kun la klara konsekvenco ke decida elemento por krei popolon kun konscio kaj sento eŭropaj, estas la adopto de unu kunliga lingvo kiu fariĝu la dua komuna lingvo de ĉiu popolo; ĝi uzata ankaŭ kiel laborlingvo, solvos la lingvan problemon ekzistantan je nivelo de la komunumaj institucioj;

Asertas

ke neniu nacia lingvo povas plenumi tian taskon. La elekto de unu nacia lingvo kie! oficiala lingvo por Eŭropo ne solvus la problemon kaj kreus daŭrajn diskriminaciojn en la socia, kultura kaj morala kampoj favore al grupo da popoloj kaj malfavore per ĉiuj aliaj entenate la nia;

Asertas plie ke la elekto de lingvo neŭtrala kaj supernacia, kiun la proponintoj opinias esti la in-

48 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

ternacia lingvo Esperanto, estas probleme ne plie prokrastebla, se oni celas al realigo de Eŭropo kaj de socio vere federaciaj. Sekve

Oni taskas la Centran Komitaton organizi dum 1982 eŭropan kunvenon pri la temo: «Kiu lingvo por la Unuiĝinta Eŭropo?».

Milano — Tramarollo Giuseppe Grosseto Roccastrada — Corenzetti Lidia Pisa — Capitani Guidi Iris

Massa — Dazzini Catina

Livorno — Bastogi Giuliana

Roma — Pecoraro Giuseppe

Messina — Alessandro Zappala Genova — Ferdinando Durand Messina — Domenico Parlavecchio Citta S. Angelo — Gabriele Centorame Oria di Bari — Bruna Mccelli

Verona — Perusi Longo Maria Padova — Livia D’ Ancona

Carrara — Mario Dazzini

Pietraligure — Adriana Beccino

Roma — Pompeo Angelo

Cremona — Luigi Bisicchia

Taranto — Quartararo Mariano Calizzano (Savona) — Alba Briozzo Cagliari — Maria Teresa Piano Olla

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 49

— pàgina 15 del PDF —

Neceso de Internacia kunlaboro interne de «Eŭropa Asocio de la Instruistoj»

Alberto Menabene, Italujo

Kun plezuro mi informas, ke dum la itala kongreso de «Eŭropa Asocio de la instruistoj «AEDE» (novembro 1981) estas akceptita rezolucio prezentita de AEDE- grupo de Massa, sekve de kiu la novelektita nacia estraro devos dum la jaro 1982 organizi internacian kunvenon por debati la eŭropan lingvan problemon kaj proponi solvon por ĝi.

Krome mi informas, ke mi estas nun komisiito por pretigi projekton de nova statuto de AEDE kiu, en la ĝisnuna teksto, ne parolas pri Esperanto. Kaj mi aldonis al la teksto, interalie, ĉapitron, kiu diras:

«Estas oficialaj lingvoj de AEDE ĉiuj lingvoj de la landaj sekcioj de la Asocio plus Esperanto». (Tiu ĉi estus la unua paŝo al la adopto de Esperanto kiel laborlingvo de AEDE kaj al la esperantigo de tiu Asocio).

Baldaŭ la itala centra Komitato diskutos la projekton de la nova statuto, kaj verŝajne aprobos ĝin; poste, oni devos ĝin prezenti al la eŭropa kongreso por ĝia internacia akcepto. Intertempe okazos la iniernacia kunveno dirita ĉe la komenco, kies konkludo sendube ankaŭ influos la eŭropan kongreson.

Nu, kelkaj bonaj rezultoj jam estas atingitaj en nia lando sed, kompreneble, ĉio atingita aŭ atingota en Italujo povos restadi komplete senefika laŭ internacia vidpunkto se ankaŭ eksterlande oni ne atingos analogajn rezultojn kaj se mankos kunordigo de la fortoj.

Tial mi varme invitas ĉiujn membrojn de ILEI, de la landoj kie ekzistas naciaj sekcioj de la Eŭropa Asocio de la Instruistoj, aliĝi urĝe al AEDE por levi en ĝia interno la lingvan problemon kaj proponi Esperanton kiel ĝian solvon.

Se oni komencos tuj la agadon ni povos certe influi la ĉi-jaran itnernacian kunvenon kaj, precipe, la eŭropan kongreson de AEDE en 1984, kie estos eble prezenti kaj akceptigi la proponon de la adopto de Esperanto kiel laborlingvo de AEDE.

Por atingi tion estas necese, ke multaj esperantistoj (en la respektivaj naciaj AEDE-kongresoj) estus elektitaj delegitoj al la eŭropa AEDE-kongreso.

Des pli bone, kompreneble, se ili krome sukcesos aprobigi, en la respektivaj landaj aŭ grupaj kongresoj, poresperantajn rezoluciojn, kiel okazis en Massa.

50 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

La tre simpla sistemo ekspluatita en Italujo estas la jena:

— ia ILEI-instruistoj de la grupo de Massa (kie ne ekzistis AEDE-sekcio)“ starigis

ili mem la lokan sekcion de AEDE (en la respekto de la itala reglamento, laŭ kiu ne-

cesas dek instruistoj por krei ie novan grupon);

— okaze de la nacia kongreso, ili mem aprobis, en la loka asembleo, poresperantan

rezolucion;

— ili, uzante la titolitan paperon de la AEDE-sekcio de Massa, diskonigis la tekston

de la aprobita rezolucio al la aliaj lokaj grupoj de AEDE, por influi ilin;

— ili mem elektis delegiton (al la nacia kongreso) esperantista, kiu dum la kongreso

invitas la asembleon de la delegitoj aprobi la Massa-rezolucion (kiu fakte estas apro-

bita, post akordiĝo pri kelkaj ŝanĝoj, fare de la plimulto).

Nu, je tiu ĉi punkto estas necese kunordigi la agadon internacie, kaj, por tion fari, ĉiu landa sekcio de ILEI (bone klariginte la situacion al la respektivaj membroj, kaj haviginte al si la landan reglamenton de AEDE) devus inviti la respektivajn ILEI-instruistojn:

a) peti individuan aliĝon al la loka AEDE-grupo, se tie ĝi ekzistas;

b) starigi ili mem la lokan AEDE-grupon, se ĝi tie ne ekzistas.

Notu bone, ke la kazo b) (situacio analoga al tiu de Massa) estas ege fruktodona.

Do, se laŭ la reglamento necesas (kiel en Italujo) dek instruistoj por starigi AEDE-grupon povas esti:

1) ke surloke estas disponebla la necesa nombro da instruistoj, kaj tiam la afero glitas facile; ‘

2) ke surloke la disponeblaj ILEI-instruistoj estas, ekzemple, nur ok: tiam tiuj ok devas peni akordiĝi kun aliaj du instruistoj (ĉu eŭropemaj, ĉu simple amikaj) por atingi la necesan nombron.

Subskribinte peton pri starigo de grupo al AEDE-sekcio, laŭ reglamento, ili atendos la pozitivan respondon. Post ĝia alveno ili komencos la agadon, presigante titolitan paperon de la AEDE-grupo, elektante prezidanton esperantista, aprobante rezolucion pri la lingva problemo kaj ĝia solvo Esperanto k.t.p.

Kiel organizi praktike la aferon?

Ĉar mi estas nun la konsilanto de Itala Esperanto-Federacio komisiito pri premoj ĉe parlamentanoj, kaj agado ĉe partioj kaj, provizore, ĉe eŭropismaj asocioj, mi mem povas provizore kunordigi ankaŭ la agadon de la diverslandaj ILEI-instruistoj ĉe la respektiva AEDE-sekcio.

Tial mi sugestas, ke ĉiu ILEI-sekcio nomumu komisiiton pri AEDE-agado, kaj sciigu al mi nomon kaj adreson. La landa komisiito, ĉiufoje kiam li (ŝi) havas interesan informon, skribos al mi kiel kunordiganto; de tempo al tempo mi dissendos letercirkuleron en kiu mi resumos la evoluon de la situacio por ĉiu komisiito.

Kaj, okaze de la venonta internacia kunveno de ILEI, estus bone plani kunsidon por ĉiuj AEDE-komisiitoj.

“ Ne ĝusta informo ĉar en Massa, AEDE ekzistas jam de muitaj jaroj kiel grupo kaj la sekciestro de AEDE en Massa estas D-ro M. DAZZINI, kiu ne starigis ĝin.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 51

— pàgina 16 del PDF —

Prezidanto:

Vicprezidanto:

Sekretario: Vicsekretario: Financoj:

EBC

FIMEM

SAT UEA UNESKO

Estraro de ILEI

rektoro Helmut Sonnabend, Pappelweg’ 22A, D-315 Peine, F R Germanujo.

Anica Hurĉak, Polic-Kamova 91/III, YU-51000, Rijeka, Iugoslavio.

d-ro prof. Mario Dazzini, Casella Postale 22, I-54100 Massa. Italujo.

prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante, Hispanujo. Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl 455, S-24200 Horby, Svedujo.

Kunlaborantaj Organizoj

Eŭropa Esperanto-Centro, Rue Montoyer 37, bte 24, B-1040 Brussel (Belgio). Konstanta reprezentanto de ILEI ĉe E.E.C.:

S-ino Elfriede Ernst, 154 Bld. de Smet de Naeyer bte 7, B-1090 Brussell.

Federation Internationale de Mouvements d”Ecole Moderne, 42 Grande Rue, F-92310 Sevres.

Sennacieca Asocio Tutmonda, 67 Avenue Gambetta, F-75020 Paris.

Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam.

Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, 7 Place Fontenoj, F-75007 Paris.

Konstanta Reprezentanto de ILEI ĉe Unesko:

Prof. James Fairbank, 6 Avenue Theodore Rousseau, F- 75016 Paris (tf. 6479187).

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO — IPR

en rilatoj de reciproka informado kun Unesko, Kategorio C

Aperas trifoje jare redaktas: Helmut Sonnabend, Pappelweg 22A, D-315 Peine,

FR Germanujo

membreco en I.L.E.I. inkluzivas la ricevon de IPR

abonprezo por nemembroj: 30 svedaj kronoj (inkluzivas afrankon kaj

aerpoŝton)

Kontoj:

1. poŝtĝirkonto: Stockholmo 682-117-7 I.L.E.I.

Bantorget 3 S-22229 Lund, Svedujo.

2. poŝtĝirkonto: 3789 64 — I.L.E.I. 2814 —

UEA NL Rotterdam 3007 — Nieuwe Binnenweg 176.

manuskriptojn sendu duoble (skribmaŝine) al la redaktoro

IPR 1982/3

PDF: a l’arxiu de l’ILEI

— pàgina 1 del PDF —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

IPR

Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

ILEI

Jarkolekto 12 N-ro 3, 1982

Edistudio, Pizo, Italujo

— pàgina 2 del PDF —

Internacia Pedagogia Revuo – n-ro 3, 1982

fotokompostado: Edistudio, C.P. 213, I-56100, Pisa, Italujo, tf. — 39/50/48670 presado: Offset Vallerini, Pisa, Tf. – 39/50/48670

Kelkaj pensoj pri la instruado de la internacia lingvo Esperanto Sonja Tavcar, Slovenio/Jugoslavio La ŝafo en la arbaro; Ni ludu per geografio; Mi amas katidon; Sardeskaj ““Muttettus”” — Ĉu la akuzativa gramatikaĵo en Esperanto estas neinstruebla kaj nelernebla? Bernhard Golden, Hungario Helpo por la Kastora Klubo Barbara Chmielewska, Pollando Parolado kaj prelegoj el la 16-a konferenco de ILEI en Seiano — La emancipa principo de Esperanto en la edukado-eblecoj kaj limoj Helmut Sonnabend, Germanio Ĉu la mondo vere bezonas internacian lingvon? Antony Mercieca, Malta Kelkaj konsideroj pri avangarda literaturo en Esperanto Nikolino Rossi, Italujo 100 jara datreveno de Esperanto: la kontribuoj de ILEI = Aliĝilo por la 17-a konferenco de ILEI en Sintra/Portugalio

Kelkaj pensoj pri la instruado de la internacia lingvo Esperanto

de Sonja Tavĉar, Slovenio, Jugoslavio

Oni ne traktu Esperanton kiel fremdan lingvon. Ĝi estu la dua lingvo por ĉiu homo. Precipe por la simpla homo. Por tiu, kiu ne havas tempon, monon, eblon, emon por lerni plurajn fremdajn lingvojn. Sufiĉas la internacia lingvo Esperanto por interkompreniĝi kun ĉiu samideano ie ajn sur la terglobo. Vere devas esti homoj kun proksimume samaj ideoj. Sed pere de Esperanto oni facile trovas samideanojn kaj amikojn.

Esperanton oni eklernu kiel la nacian lingvon. Ju pli frue, des pli bone. Sed se oni instruas nian lingvon al la infanoj, oni devas imiti la saman procedon, kiu okazis ĉe la gepatra lingvo. Unue AŬDI, PAROLI poste legi kaj skribi. Sed unue multe aŭdi kaj multe paroli, poste malmulte legi kaj malmulte skribi kaj ankoraŭ apude multe aŭdi kaj paroli. La LINGVON oni lernu per la LANGO. La lango devas multe moviĝi por esti tiel lerta en la dua «internacia» «lingvo kiel en la unua» «la racia». Kelkaj instruistoj tro rapide legigas kaj skribigas la infanojn kaj tiel Esperanto iĝas simpla neinteresa lernobjekto kiel ĉiuj aliaj fakoj.

Se la infanoj en la malsupraj klasoj «antaŭ 11 jaroj» aĝaj komencas lerni nian lingvon, estus plej bone instrui 3 foje semajne po 20 minutoj, ol 2 foje po 45 minutoj. Sed tiel nur povas instrui la klasestro de la koncerna klaso. Kiam Esperantoinstruisto venas en la klason por 45 minutoj, li devas al la instruado kombini desegnadon, kantadon, gimnastikadon, dancadon, prezentadon, diversajn ludojn, ĉio en Esperanto! — sed distre, vigle. La horo aspektu alie ol la simpla instruhoro. Ia hejmeca atmosfero estu alloga, poste la infanoj ekamos la duan lingvon kaj retenos ĝin. Post aŭdado, parolado, kantado, ŝercado ili komencu: legi kaj skribi por tute konkreta celo: por la korespondado. Nur se la infanoj baldaŭ havos kontakton kun samaĝuloj el alia lando, el diversaj landoj, la lernado estos interesa kaj havos sukceson kaj daŭrigon.

La instruisto devas ĉiam sekvi la principon: de la facila al la pli malfacila temo, de la simpla al la pli komplika.

Por la komenco elektu tiujn vortojn, kiuj en la gepatra lingvo plej similas al Esperanto, oni nur traktas la finaĵon -o.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 53

— pàgina 3 del PDF —

Por la slovenaj infanoj tiuj vortoj estas: papero, koverto, banano, citrono, skatolo, ĉokolado, vazo, kreto; tre similaj estas la vortoj tabulo, kreto; sidi, stari; sekvas la tre similaj vortoj: vino, kafo, nomo, glaso ktp. |

Por la germanaj infanoj oni povas tuj mencii la vortojn: bildo, taso, lampo, knabo, knabino, biero, cigaredo, tuko, tago, monato krom la vortoj, kiujn mi jam menciis por slovenaj infanoj. A

Inter la unuaj novaj vortoj estu por la infano la vorto: pilko «eble anstataŭ planko, kiu aperas en multaj lernolibroj, sed la vorto por infano ne estas interesa». Pilko povas esti ekblovebla kaj diverskolora. Tiel oni tuj je la komenco povas preni la esprimojn por la koloroj. Prenu kretojn, paperojn, krajonojn, envolvitan ĉokoladon, bombonojn ktp. Ni

Por la unua leciono oni alportu ĉiujn objektojn kaj montru ilin. Ne desegnu, ne montru bildojn, vera objekto estas multe pli bona lernilo. Same oni uzas la objektojn, kiam oni instruas la prepoziciojn. =”

1. Por la unua leciono la infanoj jam povas memori laŭ versaĵetoj:

Blanka estas la papero, blua estas la kajero. Flava estas la citrono, verda estas la krajono. Se vi povas trovi konatan melodion, eĉ pli bone.

2. Por la dua leciono oni povas kanti «Rozo estas floro» laŭ la libro de d-ro Szer-

dahelyi Esperanto 1, Budapest 1972, paĝo 37. Sed mi proponas jenajn vortojn: Rozo estas floro, kantas ni en ĥoro. Hundo estas besto, loĝas bird” en nesto.

3. Por la tria leciono oni eklernu la pluralan finaĵon-j kaj daŭrigu la kanton laŭ la

sama melodio:

Ni estas lernantoj, bonaj komencantoj

Esperanto nia lingvo internacia. | | Tion oni povas danci kiel rondodancon. Ĉe la vortoj: Loĝas bird”… iras unu infano en la mezon de la rondo, elektas alian kaj ili en la mezo kune dancas dum la «Ni estas lernantoj…». Poste la dua restas en la mezo, la unua reiras en la rondon. Je la vortoj Loĝas… li elektas novan kundancanton ktp.

Tiam la rondo staras kaj klakas per la manoj. Kaj ĉio ripetiĝas. IM

4. Por memorigi la infanojn pri akuzativoj, krom la ĉiutagaj salutoj (Mi deziras al vi bonan matenon …nokton ktp.), estas taŭga la poemeto el la libro Rakuŝa, Esperanto I (1967, Ljubljana), sur la paĝo 26:

La metiistoj

Panon bakas la bakisto, ŝuojn faras la ŝuisto, vestoj estas de tajloro, aŭton gvidas la ŝoforo.

Meblojn faras la meblisto, bildojn pentras la pentristo,

54 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

kukon bakas la patrin”, mi rapide manĝas ĝin.

Oni povas multe ekzercadi per la demandoj: Kion faras la bakisto? Kiu faras la…? Kiu bakas? Kiu pentras? Kion bakas la bakisto? Kion faras la ŝuisto? Ktp.

5. Por rememori la tagojn de la semajno estas taŭga la poemeto en la sama lernolibro (de Rakuŝa) sur la paĝo 37:

La tagoj de la semajno Lundo, mardo kaj merkredo, poste jaŭdo kaj vendredo, nun sabato sekvas ĝin,

kaj dimanĉo ĉe la fin”.

6. Kiam oni instruas la sufikson -et, oni kantu tiun ĉi slovenan popolkanton, el la sama lernolibro de Rakuŝa, paĝo 31:

Sur montetoj suno brilas, sur montetoj suno brilas, sur montetoj suno brilas, sur montetoj estas ĝoj”. La birdetoj tie trilas, la birdetoj tie trilas,

la birdetoj tie trilas, floroj kreskas ĉe la voj”.

En tiu ĉi lernolibro estas ankoraŭ kelkaj ĉarmaj kantoj. Ankaŭ en la jam menciita lernolibro de d-ro Szerdahelyi troviĝas kelkaj kantindaj kantoj.

Kiam oni parolas pri bestoj, oni uzu bonajn bildojn aŭ la infanoj alportu ludilojn, bestojn el ŝtofo. Kiam oni parolas pri la homa korpo, oni prenu pupon kaj

montru la partojn de la korpo. La infanoj bone parkerigos la novajn vortojn desegnante kaj dirante:

1. Punkto, punkto kaj streketo, preta estas la kapeto

2. Rekta kolo, granda ventro, tri butonoj en la centro.

3. Fortaj kruroj, lertaj manoj, sur la kapo hirtaj haroj.

4. Ambaŭflanke ankaŭ komo, preta estas ĉarma homo.

8. Kiam oni parolas pri la familio, estas priparolinda la rakonto pri ““La karoto” d-ro Szerdahelyi, Esperanto 1, paĝo 69. La infanoj volonte desegnas, povas esti granda kolektiva murbildo: La karoto, la avo kaj avino, patro, filo kaj filino, hundo, kato, muso, ili tiras kaj tiradis, finfine ili sukcesis eltiri la karoton.

9. Plej bona lernolibro por la internacia lingvo estas tiu, kiu estas plej internacia. Kie oni ne sentas tro da iu certa nacia atmosfero, kvankam oni devas eliri ĉiam el la plej natura, proksima ĉirkaŭaĵo de la infano.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 55

— pàgina 4 del PDF —

Por krei internacian scivolemon al la infanoj mi proponas kiel aldonan legaĵon: ““La aventuroj de Johanino kaj Kardo”” en Espernto Junulkurso, ilustrita, Eldonis SAT-Amikaro, Paris 1952. Unue aperas eŭropaj urboj, tio povus esti por la unua lernojaro. La lecionoj 12 ĝis 20 povas esti uzataj kiel daŭriga kurso por la dua lernojaro. Samtempe oni povas uzi geografian karton, poŝtmarkojn, bildkartojn de la koncernaj urboj kaj landoj, tiel la infanoj lernas samtempe geografion je tre amuza maniero.

Jen, mi skribis kelkajn rimarkojn. Nur por la komenco. Daŭrigu vi! Skribu pri viaj spertoj, ludoj poemetoj ktp. Eble povas iu komisiono ĉe ILEI kolekti tiajn kontribuaĵojn al nia komuna metodika kaj didaktika helpilo?

Eble povas kolekti tiajn spertojn la universitato en Budapeŝto, fakultato por Esperanto?

Mi salutas ĉiujn instruistojn de nia lingvo kaj deziras al ni ĉiuj, ke ni per kunigitaj fortoj atingu bonajn rezultojn!

OEVOVOVOVOVOVOVOVOVOVOVOVO

La ŝafo en la arbaro; Ni ludu per geografio; Mi amas katidon; Sardeskaj «Muttettus»

Elementa Lernejo «CEP»

Vojaĝo tra Sonbendujo atingis IPR-on. Infanoj kaj iliaj instruistoj en la elementa lernejo «CEP» en la urbo Kaljaro/Sardio verkis riĉan materialon, ĉio sur tri sonobendaj kasedoj akompanataj de tre bela kajero kiu rilatas la enhavon de la kasedoj. Ili estas bone uzeblaj en viaj Esperanto-klasoj. Eble vi «inventos» kune kun viaj infanoj melodion? Skribu ankaŭ al:

s-ino Barbara Murgia – via Cilloco 57 – Pirri

Cagliari Italio

56 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

la-u-tla-m-tla-le-na La-vi-ta-u.2a- ka ! La kalo em 1 onbano – hum! – Montru all mi E anbonom Fojno ĝm Trulians ~ Momlnw o2 mu la. kajnom fikvo im eslimas — . Bovo Ĝim ebtlumku tA – Mom aŭ mu ka Ŝovon Mikelo ĝon morligis – Momltuuo. ad ma Mekefom La Monto lumo forpremi k

Monbiu al mu Ra Monkom

Lo Monlo me vi diĝas, l Fima ĝis la nakomto AoKomtlw Ado aliam |

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 57

— pàgina 5 del PDF —

Ni ftuadu pn GEOGRAFIO! /

/

– Mi elas la SUNO: atentu! Ne tuiy – Ni maa La planedoj de ka Sun-sislemo

– Mi nlla La Tero Kaj mi nomdivuoy, | ĉinKaŭ La Suno! W

. Mi ekas ka Luno Kaj ĉinKaŭ la Teno!

– E Kio Konsistas La S

= La Sunsistemo = Komsistas ef La SUNO, ta planedoj Kiuj Romdinqy Ĉinkaŭ. La Suno, la satetitoj Kiuj momdunas ĉinkas ĉa planedoj Kaj aŭaj pu malonamdaj Ĉielaj Kokoj.

– Kio estas £a suno?

– la tuno. aula, Melo.

– Kiuj enas ka planedoj de ĉa sunsistemo 7

MERKURO, VENUSO, TERO, MARSO, JUPITERO, SATURHO, URANO, PLUTONO.,

LUVU RomdiNom £inKaŭ la Suno

– Kiom da CVemho bezonas la Temo e (an

mad IO Mi entas vanmega ! LL mu

| ni di ĉi 5 la cono! TE diuj Kaj ni nomdinom Zinkaŭ „toj

. La planedoj de la sunsistemo estas naŭ:

58 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Kaj do ine Komtemte Ĝi kudaa Kum mi Jem, amtaŭ ka. kajno Ĵa Kora. kokido „etas Koj kAnumkos Kum plema komfkdo |

KATiDbo

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 59

— pàgina 6 del PDF —

San. deEAKaj ”MUTTETTUS”

UL lenas em ĉa mano ĉan em la sako estas

pomaĵe, vim’ Kaj pano! bra-ta- teno lena-te-na-ta- teno lia- la. le-na le- na tena taĉa |

Ŝi portas Ŝtankon £apon, mantelon Kum la ĉom Ŭ prita, la Sermultam Kaj blunon Kun butono!

Fe

Ŝi Ravas Unge)n uĝajm 4a Kie£ PAaŭkŭULimo sed ĝia cenbo etas AA,

Kiet Lu de Kokimo |

~~

—

LE RV!

e LO]

60 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Ĉu la akuzativa gramatikaĵo en Esperanto estas neinstruebla kaj nelernebla?

Bernard Golden

En La Brita Esperantisto (januaro-februaro 1982, p. 99) aperas jena citaĵo el grava dokumento verkita de d-ro Zamenhof, ““Pri neologismoj — cirkulera letero al membroj de la Esperantista Akademio””, kiu datiĝas de la jaro 1909.

““Sed ni ne faru filologiajn analizojn, ni rigardu la aferon de vidpunkto praktika, kaj tiam ni devos diri al ni: por la personoj, kiuj bone ellernis la lingvon Esperanto, la akuzativo prezentas nenian maloportunaĵon, sed kontraŭe, veran necesaĵon: ĝi prezentas nur kelkan malfacilaĵon por kelkaj komencantoj (ĉe kelkaj popoloj), sed ĉu ne estas pli bone kaj pli juste, ke tiuj komencantoj iom pli laboru kaj perfektiĝu, ol ke pro ili ni ĉiuj, en la nuna tempo kaj en ĉiuj estontaj generacioj, uzadu lingvon neprecizan kaj lamantan: ĉu ne estas pli bone, ke i/i en la nuna tempo uzu la lingvon iom erare, ol ke ni ĉiuj kaj ĉiam suferu neoportunecon?””

En alia numero de la sama revuo (septembro-oktobro 1981, p. 68) oni povas legi tiun ĉi rimarkon pri nova koresponda kurso.

““Cetere mi alte aprezas la ideon enkonduki la akuzativon en la unua leciono, ĉar rezulte de tio oni kutimiĝas al ĝi ek de la komenco, kaj ne vane lernas trikvar lecionojn antaŭ ol konstati ke oni neniam majstras la ununuran gramatikaĵon kiun multaj angleparolantoj trovas iom stranga.””

Kion estus dirinta la aŭtoro de Esperanto pri tiu hereza aserto, ke ekzistas gramatikaĵo en Esperanto, kiun ““oni neniam majstras””? Zamenhof substrekas, ke temas nur pri kelka malfacilaĵo por kelkaj komencantoj apartenantaj al kelkaj popoloj. Inter ili tutcerte estas la angloj — aŭ angleparolantoj — sed ĉu nur la heredintoj de la lingvo de Ŝekspiro stumblas ĉe la akuzativo? Absolute ne! Povas esti, ke nur ili ne timas malkaŝe konfesi, ke ne temas pri maldiligentaj komencantoj, kiel aludas Zamenhof. Ni faru superrigardon de la lingvouzo en kelkaj diverslandaj periodaĵoj por vidi, kiaj eraroj estas faritaj — de nekomencantoj!

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 61

— pàgina 7 del PDF —

El Francio

a. ““Por Djerba komenciĝas neĉesan 7-jarcentan lukton por defendi sian sendependecon …””

b. ““… ŝi unue instaligis pupteatron, sur kiu tre videble troviĝas la daton de ĝia kon- StTUO!

En ambaŭ citaĵoj la subjekto de la frazo, kiu sekvas la netransitivajn verbojn ““ko-

menciĝas”” kaj ““troviĝas”” respektive, estas en la akuzativa kazo! Relative ofta estas

tiu tendeco akuzativigi substantivon, kiu funkcias kiel subjekto, se la vortordo estas

inversa, kaj la verbo estas netransitiva.

El Israellando

c. ““… ĉu ne eblas eluzi tiun fakton por pligrandigi la pluvon en Israelo uzante bakterion anstataŭ kemiajn substancojn.””

d. ““… sed mi ne riproĉis iun ajn, krom la verkistojn de Biblio.””

Laŭ la Fundamenta gramatiko de Esperanto, ““ĉiuj prepozicioj per si mem postulas

la nominativon.”” La akuzativo estas bezonata, kiam prepozicio ne signifanta almo-

von estas uzata kun almov-verbo. Malpli ofte la akuzativo povas sekvi prepozicion,

se estas danĝero de ambigueco. En la ĉi-supraj citaĵoj, ne estas iu ajn kialo akuzati-

vigi la substantivon post ““anstataŭ”” kaj ““krom”.

El Jugoslavio

e. ““FRĴIĈ en siaj verkoj malkasas sin kiel vera renesanca homo …””

f. ““Respektante la demokratecan principon kiel nepra kondiĉo por memmastruma kooperado en socialisma Jugoslavio oni me povas neglekti la lingvan problemon.”

En ambaŭ frazoj, tuj post ““kiel”” sekvas adjektivo kaj substantivo en la nominativa

kazo, kvankam ili rilatas al la akuzativigitaj vortoj ““sin”” en ““e”” kaj ““principon””

en ““f”,

El Anglio

g. ““Oni devas atendi ĝis tri jaroj por akiri ilin.””

h. ““Tiuj aliaj kiuj uzas ĝin devos scii ke la notacio por gitaro estas oktavo pli alta ol la sono.””

“Ĝis tri jaroj”” kaj ““oktavo pli alta”” estas mezuradjektoj, do ili devas montri tion

per la akuzativo aŭ per prepozicio kiel ““je”” (je oktavo pli alta = oktavon pli alta).

En ““g”” la prepozicio ““ĝis”” rilatas nur al la numeralo ““tri””, ne al la substantivo

““jaroj””; oni, do, devas diri ““ĝis tri jarojn””.

Estas eble daŭrigi tiun ĉi ilustradon de gramatikaĵo, kiu, malgraŭ la eldiro de Zamenhof, ja prezentas malfacilaĵon por multaj homoj. Se eraroj konstante aperas en publikigaĵoj, ilia kvanto estas multobla en korespondaĵoj kaj en la parola lingvo.

Laŭ mia scio, neniu programo de instruado estis formulita ĝis nun por malpli-

62 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

grandigi kaj finfine forigi la maloportunaĵon de la akuzativo en Esperanto. Grava kaj urĝa demando por instruantoj de la Internacia Lingvo estas jena: ĉu estas eble per lingvopedagogia metodologio eltrovi manieron atingi tiun celon? Jam plurfoje instruantoj de Esperanto kun la helpo de profesiaj edukistoj kaj lingvistoj starigis instruad-eksperimentojn por pruvi, ke Esperanto estas pli facile lernebla ol iu ajn etnolingvo. Ju pli oni eksperimentas, des pli oni atingas la samajn rezultojn. Estas eble montri, ke Esperanto estas relative pli facila ol lernanta etnolingvo, sed ĝis kiu grado ĝi estas absolute facila lingvo? Post la lernado, eraroj persistas, kaj eĉ post plurjardeka uzado de la Internacia Lingvo, ne estas eble elradikigi ĉiujn misaĵojn.

Jam estas tempo fari eksperimentojn pri la instruado de la gramatiko mem por ekscii, kiel estas eble plej efike superi ĉiujn malfacilaĵojn. Eble oni povas evoluigi senfiaskan metodon por instrui ankaŭ la akuzativon.

Helpo por la Kastora Klubo

Ĵus kuŝas antaŭ mi nova «Grupa Letero» de la Kastora Klubo. Kiu plenumas gravan taskon. Skribis i.a. s-ino Barbara Chmielewska:

Kiel gvidantino de la Kastora Klubo, kiu ekde Januaro 1980 havas sian sidlokon en Varsovio (Pollando) mi petas de ILEI helpon en la agado de tiu ĉi internacia porinfana Esperanto- „ klubo. Ĝi konstante disvastiĝas (nuntempe aliĝis al la klubo ĉ 2000 personoj el 52 landoj) kaj malgraŭ mi jam ricevas helpon de diversaj polaj instancoj (precipe de PEA) estas bezonata mecenateco. …mi opinias, ILEI estas la plej kompetenta. Mi petas ĉiujn membrojn de ILEI je financa helpo kaj asigni la monon en la kason de ILEI. La kutimaj membro-kotizoj ne ebligas solidan helpon.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 63

— pàgina 8 del PDF —

Parolado kaj prelegoj el la 16-a konferenco de ILEI en Seiano:

La emancipa principo de Esperanto en la edukado-eblecoj kaj limoj

Helmut Sonnabend

Estimataj gesinjoroj, la temo de la inaŭguro de nia 16-a konferenco nomiĝas. ““La emancipa principo de Esperanto en la edukado — eblecoj kaj limoj”” kaj mi petas vin, bonvolu tie ĉi kompreni la emancipiĝon per lingvo. Kunlige kun nia temo ni analizu la nocion ““emancipo””: kiu rilatas al la homo.

La emancipita homo estas liberigita de ĉia kuratora povo. Kutime oni ligas emancipon kun la virinoj, kiuj finfine strebas esti liberigitaj de vira kuratoro.

Sed lingva emancipiĝo celas esti libera de aŭtoritato — de lingva aŭtoritato kaj kuratoro. La lingva emancipiĝo estas tute nova kaj juna problemo kaj ekestas el la absoluta hegemonio de kelkaj grandaj lingvoj kaj per ili la dependo de miliardoj da homoj.

Kaj tio havas sian evoluon!

Ni ofte aŭdas, ke la pordoj al la mondo estas la lingvoj. Kaj fakte, homo kiu neniam lernas alian lingvon ol nur la sian estas kvazaŭe alkroĉita en la loko, en kiu li vivas. Neniam lerninte alian lingvon, tiu homo dependas de tiaj informoj kiel ili estas prezentitaj al li — subjektivigitaj, farbitaj kaj filtritaj.

Proksimume ĝis la tempo antaŭ la dua mondmilito estis la kono de fremdaj lingvoj nur atributo de la pli altaj sociaj tavoloj. Fremdlingva instruado okazis en gimnazioj kaj mezgradaj lernejoj.

La ordinaraj homoj ĝenerale ne lernis fremdajn lingvojn. La infanoj en la plimulto vizitis nur la popol-lernejon en kies horaro fremdaj lingvoj ne estis antaŭviditaj. Post la vizitado inteligentaj kaj diligentaj junuloj vizitis t.n. vespero-lernejojn por frekventi fremdlingvajn kursojn. Gelernintoj de popol-lernejoj lernis iun praktikan profesion. Nur lingve edukitaj homoj studis en universitatoj.

64 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Tamen — dum tiuj ĉi tempoj oni ne sentis antagonismon inter la diversaj konceptoj de la klerigado. La ordinara homo ne sentis mankon. Per fremdaj lingvoj oni celis la elitan edukadon de privilegiitaj tavoloj.

Unue post la dua mondmilito kreskis la ĝenerala bezono al pli da klerigado por ĉiuj homoj kaj lingva interkompreniĝo. La lingva situacio de fremdlingva instruado estas esence determinita de nur kelkaj lingvoj. Ili estas la angla, franca, germana kaj rusa lingvoj.

Ili aspektas kiel lingva kvaropo, ĉar ĉiuj aliaj lingvoj ne estas ĝenerale instruataj kiel fremdaj en la lernejoj. La kvar lingvoj superas la ceterajn eŭropajn je 52,4Y0. 19,99o apartenas al la rusa lingvo, 15,19o al la germana, 9,0Y0o al la angla kaj al la franca lingvo apartenas 8,490.

Ni konsideru ke inter la kvar lingvoj la angla posedas la plej grandan influon. Kio estas nun la kaŭzoj de la granda influo? Ili estas certe diversaj, sed unu estas historia.

Ni rememoru: kiam Britujo kaj Francujo jam estis grandaj ŝtataj potencoj, la germanoj ankoraŭ revis pri sia ŝtata unueco kaj la rusoj digestis siajn aziajn konkerojn. Iom post iom same establiĝis la germana kaj rusa lingvoj.

Hodiaŭ posedas ĉiu de la kvar lingvoj siajn influsferojn: rekte influas la angla lingvo sian lernadon en la norda parto de Eŭropo, tre forte dominas en Germanujo kaj enpenetris same en sudaj landoj kaj eĉ havas influon en socialismaj landoj.

Klare ekkonebla estas la influo per frua kolonia okupado en Aŭstralio, Usono, Hindio, orienta Azio, Kanado kaj Afriko. Ĝi ludas gravan rolon en scienco, ekonomio kaj politiko. De tute alia kvalito estas la influo de la rusa lingvo. Antaŭ la dua mondmilito neniu — krom kelkaj inklinuloj — lernis la rusan lingvon devige en la nunaj socialismaj landoj krom Polando, kiu ŝtatiĝis unue post la unua mondmilito.;

Nun ĉiuj infanoj en ĉiuj socialismaj landoj lernas kiel unuan fremdan lingvon la rusan. En ĉiuj nesocialismaj landoj vi trovos la rusan lingvon en la lernejo en la formo de libervolaj laborgrupoj kaj ankaŭ en popolaltlernejoj.

La franclingva influo estas ĉe ni dua elekto en la lernejoj (gimnazioj) kaj ĉefe deviga. Ĝi influas sudajn landojn en Eŭropo kaj lasis sian influon en iamaj kolonioj.

La influo de la germana lingvo estas pli indiferenta: sed multaj Turkoj, Grekoj, Hispanoj kaj Italoj jam rekte lernis en Germanio kaj ĝi estas studfako en multege da lernejoj.

Mi esperas, estimataj gesinjoroj, ke mi ĝis nun ne tro streĉis vian atentecon, sed mi konsideras mallongan retrorigardon al la lingvoinstruado en la senco de la temo grave.

Mi demandas, ĉu tiu ĉi lingva sistemo ebligas la gelernantojn, la homojn lingve emancipiĝi? Mi kredas ne! Tute kontraŭe — la lingva dependeco nur pligrandiĝas. Ekzemple angledivena homo vojaĝanta tra Eŭropo povas esti certa, ke ĉefe popolanoj de malgrandaj lingvoj fervore klopodas lerni lian lingvon.

Tio ne estas emancipiĝo sed sola adaptiĝo al la angla lingvo.

Sed ankaŭ anoj de ceteraj grandaj lingvoj elegante aŭ stumble respondas la demandojn de la angla turisto.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 65

— pàgina 9 del PDF —

La plimulto de la Angloj kaj Usonanoj abrupte ĉesigas sian fremdlingvan studadon se ili tute prave konjektas, ke tre multaj, ĉu en Germanio, ĉu en Hungario studas ilian lingvon.

Tiel ankaŭ pliiĝas la informoj el Usono: studentoj ĉiam pli rezignas studi fremdajn lingvojn.

Nun tamen estas Angloj/Britoj kiuj lernas aŭ la francan aŭ la germanan lingvojn — kaj por ili ne plu ekzistas lingva problemo. Do, propre ni devus bedaŭri, ke ni ne naskiĝis kiel angloj.

Ankaŭ por germanoj estas la lingva situacio sufiĉe bona. Ili ĉiam estas tre kontentaj, ke ili renkontas germanparolantajn homojn ĉie en Eŭropo. Ili sentas, ke Germanio havas bonan signifon en la mondo.

Same la francoj renkontas sufiĉe da francparolantaj homoj. Jen ni observas grandan avantaĝon kiun havas lingvanoj de franca, germana kaj angla lingvoj.

Jam la propra lingvo kovras sufiĉe grandan lingvan terenon kaj sufiĉas lerni duan por esence pligrandigi la lingvajn eblecojn.

Sed ĉiuj aliaj popolanoj ĉiam devas lerni unu lingvon el la ““grandaj lingvoj”, se ili ne intencas riski resti sen internaciaj kontaktoj. Sen adaptiĝo al la ““grandaj lingvoj”” tiuj homoj ne povas kaj kapablas solvi siajn lingvajn problemojn. Se estas nun unu de ili kune kun grandlingvanoj li sentas sian dependecon.

Ili ne estas liberaj de lingvaj kuratoroj — do, lingve ili ne emancipiĝis.

La homo, kies lingvo ne estas parolata de anoj de aliaj ““grandaj lingvoj”” restas senŝance, se li ne lernas lingvon sufiĉe vastigita. Li ankaŭ bone konsciiĝas, ke li sen adaptiĝo al granda lingvo ne partoprenas profesian, intelektan kaj socian evoluon.

Sed multaj kaj eĉ la plimulto da lernintoj ne sufiĉe sukcesas kaj ne kapablas paroli la lernitan lingvon.

Sen havante la necesan lingvan intelekton oni neniam lernas sufiĉe la deziritan lingvon. Rilate la lernadon de fremdaj lingvoj ni diferencigu inter lerni, lernigi kaj instrui. Kiu instruas, anticipas ke la instruato lernas — do, fariĝas lernanto. Rilate la lingvo-instruadon la infano fariĝas pli kaj pli viktimo ol lernanto. Ĝi ne lernas sed nur estas lernigita. La infano ne elektas lingvon — ĝi estas altrudita de instancoj.

Post la lerneja tempo multaj junaj homoj estas konsternitaj pri la manka rego de la fremda lingvo. En internaciaj renkontoj ili ne kapablas kompreni kaj aktive partopreni diskutojn.

Ili rimarkas la grandan distancon inter si kaj la fremda lingvo, kaj malsukcesis adaptiĝi.

Ni devas malfermi la vojon al lingva emancipiĝo. Sed ĉiuj naciaj lingvoj ebligas nur la adaptiĝon.

Kiam ekzemple ILEI finis sian duan lernejan eksperimenton en okcidenta Eŭropo inter dekdu lernejoj, ni aranĝis ““Internacian Lernejon”. Ĝi okazis en St. Gerard/Belgio.

La lerneja eksperimento esploris, ĉu infanoj el diversaj landoj, diversaj lingvoj kaj diversaj lernejaj sistemoj diversloke kaj samtempe laŭ difinita plano akiras dum du jaroj sufiĉe da lingvokono en la Internacia Lingvo Esperanto por sukcese parto-

66 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

preni Internacian lernejon.

Kunvenis 144 infanoj el Francio, Nederlando, Belgio, Germanio kaj ankaŭ grupo el Jugoslavio.

Unu semajnon ili estis instruataj en ok klasoj de 12 diverslingvaj instruistoj en diversaj fakoj — en nur unu lingvo — en Esperanto!

Do, ne iu granda nacia lingvo postulis adaptiĝon kaj donis nur lingvan avantaĝon por siaj infanoj — Esperanto donis al ĉiuj la samajn ŝancojn!

En Greĉsillon/Francio kunvenas dum printempo ĉiunjare infanoj el diversaj landoj de Eŭropo. Antaŭe ili lernis Esperanton en siaj lernejoj — kaj ili aplikas la lingvon. Ili komune kantis, ludis, ekskursis, aktoris kaj parolis — en unu lingvo — kune kun fremdaj instruistoj — sen altrudi la sian.

Tiun iradon ni nomas lingvan emancipiĝon.

Jam en pluraj lernejoj la infanoj lernas Esperanton kaj per ĝi estas flegitaj kontaktoj de lernejo al lernejo, de klaso al klaso.

En la edukado al lingva emancipiĝo sekvas I.L.E.I. jenajn principojn:

Por lingve liberigi lernantojn de iu lingva hegemonio kaj kuratoro, ili bezonas lingvon, kiu — ne pretendas adaptiĝon al ĝia kuratoro kaj ne favorigas siajn lingvanojn.

— sendependigas de la nuna lingva instrusistemo,

— ne fortigas nacian lingvon,

— la instruata lingvo devas esti plene neŭtrala kaj nur servi al la homo mem. I.L.E.I. konsekvence sekvas siajn principojn, jam kreis multajn modelojn kaj intencas krei novajn.

Modelojn, kiujn ĉiu povos kontroli, observi, estas modeloj por preni, tuŝi kaj kapti, modeloj, kiuj demonstras kaj pruvas la eblecon lingve emancipigi la homon.

(Cetere, ankaŭ nia konferenco pruvas la saman fakton.)

Ne temas pri la enkonduko de Esperanto pro Esperanto, kaj ankaŭ inter ni kiuj komprenas min ne lernis la lingvon pro la lingvo. I.L.E.I. ne intencas nur aldoni novan lingvon en la lernejoj, ne intencas enkonduki novan ideologion, — sed volas kontribui al la ĉefa celo de ĉiu edukado: la plenaĝa, spirite matura homo.

Ne temas nun, ke la nuna fremdlingva instruado malaperu; kiu deziras lerni multajn fremdajn lingvojn faru tion, se li preferas malŝpari sian tempon.

Sed ni deziras inversigi la lingvan sekvon:

— unue lerni neŭtralan lingvon por lingve emancipiĝi — kaj tiam kiel lingve libera homo adaptigi al si naciajn lingvojn. Sed nia agado limiĝas al fortaj baroj! Esperanto ne havas sian lobion (subtenantoj) aŭ iun potencon: ĝi servas al nenies interesoj ĝi baziĝas nur sur la komprenemo de la homo — kaj ni povas aserti: tiu komprenemo kreskas, ju pli malgranda estas la lingvo kaj per ĝi la signifo.

La ŝtatoj de la ““grandaj lingvoj”” entute ne apogas Esperanton kaj la Esperanto-

Asocio en tiuj ĉi landoj ne posedas signifan socian rolon.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 67

— pàgina 10 del PDF —

Niaj malamikoj en la tereno de la grandaj lingvoj nomiĝas

ironio malhelpo neglekto malkomprenemo ĝis totala rifuzo

kaj tio estas niaj limoj!

Iam mi skribis al la prezidento de nia Federacia Respubliko Germanujo pro Esperanto. Ĝentile li respondis:

… “Aliflanke estu konsiderata, ke la instruministroj de la federaciitaj landoj estantece ne intencas enkonduki Esperanton en la lernejan instruadon.

Realigo de via sugesto nun ne eblas. Restas nur atendi, ĉu la helpo, kiun spertas Esperanto en eksterlando fariĝos tiel prema, ke al pli estonta tempopunkto ankaŭ la lernejoj en la Federacia Respubliko Germanujo ne plu povos fermi sin al Esperanto kiel ĝis nun.”” …

Jes, li pravas!

I.L.E.I. alvokas ĉiujn landojn en la mondo kiuj ĉiam daŭre estas devigataj adaptiĝi al la grandaj lingvoj, sekvi la vojon de lingva emancipiĝo por tiel regajni lingvan liberecon kaj sendependecon.

Sonnabend

lerneja kajeroj eksperimento arla Revuo

157 paĝoj

sciencnivele

prilaboritaj

flulegeblaj

kaj kaptaj

kiel romano

12 ald.

Edistudio, 1981 c.p. 213 I-56100 Pisa

68 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Ĉu la mondo vere bezonas internacian lingvon?

Antony Mercieca

Kvar mil milionoj da homoj loĝas en la mondo. Eble aliaj diras ke homoj vivas aŭ eĉ ekzistas sur la tero. Por mi, la tuta homaro estas vere unu familio. Familio loĝas. Ĝi ne vivas aŭ ekzistas. Nur bestoj, birdoj, fiŝoj kaj arboj vivas. Nur montoj, dezertoj kaj riveroj ekzistas.

Tamen membroj de la sama familio parolas tri mil malsamajn lingvojn. Kiu vere kredas ke alilandano, kies lingvon li ne komprenas estas lia frato? Ĉiutage tra la tuta mondo aviadile, trajne kaj ŝipe oni renkontas homojn, kun kiuj li ne povas komuniki ĉar ne ekzistas komuna lingvo inter ili. Kiel oni povas scii kion ili volas, ŝatas aŭ eĉ bezonas se li ne povas kompreni ilin?

Internacia lingvo jam ekzistas ekde 1887. Ĉu la homaro vere volas interkompreni-

ĝi? Bedaŭrinde ili ne volas tion fari. Mi aŭdis multajn sensencaĵojn pri la tuta afero. Unue oni diras ke hodiaŭ la homoj ne havas tempon por lerni alian lingvon, ankaŭ se ĝi estas Esperanto. Mi tuj demandas: por kio, do ili havas tempon? Ĉu por rigardi televidon, filmojn kaj spektaklojn? Ĉu por ludi, danci, promeni, babiladi aŭ tutsimple beligi sin? Ĉiuj havas tempon por manĝi kaj trinki. Ĉiuj havas tempon por ĝui tion, kion ili ŝatas. Kiu ne trovas tempon por amindumi se li ŝatas tion fari? Kiu ne trovas tempon por iri al la Sankta meso se li estas bona romkatoliko? Kial iuj iras ĉiutage kaj aliaj iras nur dimanĉe? Ĉu tiuj kiuj iras ĉiutage agas tiel pro la fakto ke ili havas pli da tempo aŭ pro la fakto ke ili pli sincere kredas tion, kion ili faras? Mi devas ĉiam memori ke la homoj faras nur tion, kio al ili estas utila. Kial pastro iras labori kiel misiisto en tre fora lando? Kial monaĥino eniras monaĥejon por preĝi ĉiutage dum la tuta vivo ne elirante el la monaĥejo eĉ por aĉeti la ĉiutagaĵojn? Kial oni faras piroteknikaĵojn por la paroĥaj festoj kiam oni scias ke la plej eta eraro povas rezultigi la plej grandan eksplodon kun la morto kiu sekvos? La 17-an de Majo ĉijare je kvarono antaŭ la sepa vespere. la piroteknikaĵejo de Qormi en Malto, kie mi loĝas, eksplodis, skuante la tutan vilaĝon. Tri viroj mortis.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 69

— pàgina 11 del PDF —

Kial milionoj kaj milionoj de homoj interesiĝas pri futbalo dum aliaj simple ne scias ke la monda konkurso pri futbalo ĵus okazis? Ili eĉ ne scias ke ĝi okazas. Por ili futbalo estas neniaĵo.

Iun tagon instruistino demandis al eta knabino: ““Johanino, kio okazis la 6-an de aŭgusto 1945?””, La etulino cerbumis iomete. Poste laŭte kaj fiere ŝi kriis: ““Tiutage mi naskiĝis””.

Por ŝi tio estis la plej grava evento. Atombombado ne signifis ion ajn por ŝi. Sed por la homaro ĉu la naskiĝo de Johanino estis la plej grava evento? Efektive ĉu la eksplodo de la unua atombombo sur la homoj estis la plej grava evento tiutage por la plej granda parto de la homaro? Bedaŭrinde multaj ne interesiĝas. Ili simple diras: ““Mi ne scias. Mi ne memoras eĉ tion, kion mi manĝis hieraŭ.

Ni devas memori ke diversaj estas la interesoj de diversaj homoj. Povas okazi ke eĉ mondskuaj eventoj ne interesas milionojn da homoj. Ĉu tiaj homoj vere bezonas internacian lingvon? Tiuj, kiuj tion asertas estas la plej grandaj fantaziemuloj en la mondo. Kaj Esperanto ne marŝas antaŭen. Eĉ reĝoj kaj reĝinoj, prezidentoj, ĉefministroj, ministroj (precipe tiuj pri edukado), ambasadoroj kaj komercistoj ne sentas la bezonon lerni la internacian lingvon.

Ni ĉiutage vidas dum la televidnovaĵoj gravulojn en la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko kiuj metas tiujn monstraĵon ĉe la oreloj por kompreni tion, kion la preleganto estas diranta.

Ĉu ili vere bezonas internacian lingvon? Alivorte, ĉu ili vere volas interkompreniĝi? Buŝe ĉiuj diras ke ili volas kompreni tion, kion la alia diras. Sed kion ili faras intertempe? Nenion! Ĉu vi iam ajn aŭdis pri iu ajn ambasadoro kiu kriis ke li ne volas surmeti tiun monstraĵon ĉe la oreloj? Ĉu vi iam ajn atente observis kiel absurdaj kaj ridindaj estas la homoj kun tiuj monstraĵoj ĉekape? Imagu vin parolante al via edzino, patro, patrino, filo aŭ filino TIEL. Kia kompatinda familio estas la homaro!

Ni devas esti realistoj. Tia estas la situacio. Eĉ sciencistoj ne bezonas internacian lingvon. Efektive estas ili kiuj senĉese inventas monstraĵojn por forgesigi al konferencanoj ke lingvo-problemo ekzistas.

Imagu, vi entuziasmuloj pri unu lingvo por la tuta mondo, kiel kamparano kiu ne havas sufiĉe da mono por vojaĝi turiste, povas iam ajn senti la bezonon de internacia lingvo! Precipe se li neniam aŭdis pri ĝi. Provu diveni kiom da homoj ne scias ankoraŭ ke internacia lingvo vere ekzistas.

Kion ni devas fari?

Ni devas lerni ke la homaro ne nur ne bezonas internacian lingvon. Ĝi ne bezonas multajn pli gravajn aferojn. Multaj ne bezonas manĝaĵojn. Ili preferas morti! Tutjare ni aŭdas kaj legas pri la malriĉuloj de la tria mondo. Por la homaro ne ekzistas nur unu mondo. Ekzistas tri mondoj! Kiu familio estas dividita en trikategorioj? Verŝajne nur la homaro. Tio estas ega absurdaĵo. Kiu decidis nomi multajn landojn “la tria mondo””? Tutcerte ne la mizerulo kiu estas mortanta sur la trotuaro en malriĉa lando.

Ĉu li scias ke iu delegito en monda konferenco post bonega tagmanĝo decidis paroladi pri la malsato en la tria mondo? Ĉu scias ke tiu delegito estis aplaŭdata kiam

70 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

li diris ke oni bezonas manĝigi la tutan homaron? Kio rezultis el tiu prelego? Nenio krom la fakto ke la kelnero afable manĝigis la delegiton en luksa hotelo.

Ĉiu ajn Esperantisto povas imagi ke antaŭ ol li mortis, tiu mizerulo arde pensis pri Esperanto kiel la solvo al ĉiuj homaj problemoj? Estas pli facile por mi pensi ke por li la morto estis la solvo almenaŭ por ĉiuj liaj problemoj.

Multaj homoj ne bezonas medikamentojn. Ili preferas morti! Ili vivas en tiel abomenindaj kondiĉoj de malriĉeco ke ili ne faras ion ajn por sanigi sin. Ili eĉ ne havas la emon por forpeli muŝojn elsur la vizaĝo. Kiu ne rigardis tiujn kompatindajn spektaklojn sur la televido? Kion ni faris post la televida programo? Aŭ ni eĉ ne volis rigardi la programon ĝis la fino? Tamen tia malriĉeco ekzistas! Mi estas tutcerta ke oni sukcesos instrui Esperanton al tiuj muŝoj pli rapide ol la tiuj mizeruloj. Kial anoj de la sama homaro vivas en tiel terura mizero? Ili ne kulpas. Ili estas kiel birdoj kiuj kantas en kaĝoj. Kiam oni kaptas birdon kaj metas ĝin en kaĝon ĝi ne komencas kanti subite pro ĝojo. Iom post iom ĝi forgesas ke ekzistas la ĉielo. Ĝi forgesas ke ĝi kapablis flugi kien ajn ĝi volis. Sur arbojn! Sur tegmentojn! Sur montetojn! Eĉ rekte al la nuboj!

Pro ĝi la eta kaĝo fariĝas la tuta universo. Bonvolu memori ke la plej granda ka ĝo en la mondo estas etega malliberejo por la birdo.

Sed la belega birdo forgesas. Almenaŭ ĝi manĝas. Ĝi trinkas. Do ĝi kantas.

Multaj malriĉuloj de la mondo ne manĝas, ne trinkas, ne sanigas sin, ne lernas Esperanton. Ili mortas!

Multaj homoj ne nur ne bezonas internacian lingvon, ili eĉ ne bezonas la pacon. Ili manĝas kaj trinkas. Ili estas fortaj. Ili estas fieraj. Kvankam ili ne lernas la internacian lingvon ili sukcesas komprenigi al ĉiuj,tion, kion ili volas. Ili faras bombojn kaj ĵetas ilin sur la loĝantaron de najbara aŭ fora lando. La rezulto de bombeksplodoj estas sama en la unua, dua kaj tria mondo! Detruo kaj morto!

Ne estas stranga fenomeno ke Hitler kaj Stalin estis du el la plej grandaj malamikoj de Esperanto. Militistoj ne komprenigas sin per internacia lingvo. Ili komprenigas sin per armiloj, detruo kaj morto. Pensu iomete pri la unua kaj dua mondmilitoj, se vi ne volas pensi pri la hodiaŭaj militoj tra la mondo.

Ĉu soldato kiu iras mortigi aliajn soldatojn pensas pri interkompreniĝo? Tute ne. Do li ne bezonas internacian lingvon. Li bezonas la plej modernajn armilojn por detrui siajn fratojn. Pardonu, sed por mi ankaŭ en tiuj okazoj la homaro estas unu granda familio. Iam mi legis revuon kie oni kriis ke la loĝantaro devus uzi Esperanton por detrui la malamikon. Pli grandan absurdaĵon mi ankoraŭ ne legis ie ajn en la esperanto-gazetaro. Imagu, D-ro Zamenhof, la pacema kreinto de la internacia lingvo legante tion!

Kiu konstruas lernejojn, pensas pri instruado. Kiu konstruas hospitalojn pensas pri sanigado. Kiu konstruas stratojn pensas pri veturiloj. Sed pri kio pensas tiu, kiu konstruas hidrogenajn bombojn? Ni estu sinceraj al ni mem. Ĉu li pensas pri Esperanto kiel komprenigilo por la homaro? Aŭ li pensas pri la detruo de la planedo mem? Se liaj pensoj fariĝos realaĵo, la homaro ne bezonos eĉ unu el la tri mil regionaj lingvoj. La internacia lingvo estos superflua. En tombejoj oni ne parolas pri

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 71

— pàgina 12 del PDF —

lingvoj. Mortintoj silentas.

Ni esperantistoj havas grandegan laboron antaŭ ni. Ni devas konvinki la homaron ke ĝi bezonas internacian lingvon. Nur tiam ĝi estos vere unu granda familio. Ni devas unue konvinki nin mem ke nia laboro estas serioza kaj utila por la homaro. Kiel oni devas konvinki malriĉulon ke li devas manĝi, trinki kaj vivi, tiel ankaŭ ni devas konvinki la gravulojn de la mondo ke analfabetismo malaperos, por ĉiam el la mondo kiam oni komencas instrui Esperanton, la facilan kaj utilan internacian lingvon.

Intertempe ni devas senĉese informi la aliajn ke internacia lingvo ekzistas. Ni ne devas perdi tempon konvinkante tiujn, kiuj ne volas esti konvinkitaj. Uzu la tempon por instrui la lingvon al tiuj, kiuj volas lerni ĝin.

Ni devas aĉeti librojn en Esperanto. Alie kial ni lernis la lingvon? Por impresi konatulojn ke ni scias lingvon? Memoru ke eldonistoj volonte eldonas novajn librojn kiam ili scias ke la nombro de la legantoj estas sufiĉe granda.

Ni devas aboni revuojn en la internacia lingvo. Neniu ŝatas presi revuojn kaj librojn por vidi ilin dum multaj jaroj sur la bretoj en la eldonejo.

Kun esperantistoj ni devas paroli en Esperanto. Alie, kial ni lernis ĝin? Oni ne lernas ion ajn por ke oni ne uzu ĝin. Multfoje en esperantaj renkontiĝoj oni trovas ke multaj senĉese babilas nacilingve kvankam ili bone scias la internacian lingvon. Tia situacio ne plaĉas al tiuj, kiuj volas babili esperantlingve.

Oni daŭre inventas dekojn kaj dekojn da metodoj por instrui tiel facilan lingvon. Oni perdas multajn horojn filozofiante pri la plej taŭga metodo. Ekzistas nur unu metodo. Por instrui la internacian lingvon oni devas paroli internacilingve. Eĉ la prahomoj instruis siajn lingvojn kiam ili parolis en ili al la gefiloj.

Kiam ““mortis”” la latina lingvo? Kiam la homoj ne plu parolis ĝin sed pri ĝi. Por mi la mortiganto de la latina lingvo estis la instruisto kiu instruis ĝin al mi. Li senĉese parolis pri la latina lingvo sed neniam en ĝi. Li eĉ asertis ke tiu lingvo ne estas taŭga por la hodiaŭa mondo. Nun la latina estas mortinta lingvo.

Se ni volos mortigi Esperanton, la internacia lingvo, la plej rekta vojo estas tiu sur kiu la instruisto de la latina lingvo ĉiutage marŝis. Senĉese parolu pri Esperanto sed neniam en Esperanto. Kiam ni esperantistoj parolas inter ni en kiu ajn alia lingvo krom Esperanto, ni estas murdistoj de la internacia lingvo. Homoj kiuj ankoraŭ ne scias Esperanton pravas kiam ili diras post kiam ili aŭdas nin parolante inter ni nacilingve: ““Eĉ la esperantistoj ne bezonas la internacian lingvon!””.

Ververe ne nur ni bezonas unu tutmondan lingvon sed ĉiu el la kvar mil milionoj da teranoj. Ni devas vivi la internacian lingvon. Al alilandanoj ni devas skribi en Esperanto. Ni devas iri al la edukaj instancoj por ke la gestudentoj lernu la internacian lingvon en la lernejo. Vesperaj kursoj kvankam utilaj ne sufiĉas por disvastigi Esperanton tra la tuta mondo. La registaroj devas certigi la gestudentojn ke oni povas utiligi la diplomojn en Esperanto por trovi laboron aŭ iri al universitato. Ni devas skribi al la radio-stacioj por ke ili uzu la internacian lingvon kiam ili elsendas programojn por la tuta mondo. Ni devas ankaŭ skribi al tiuj radio-stacioj kiuj jam elsendas en Esperanto, dankante ilin pro la utila laboro kiun ili faras por la disvasti-

72 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

go de la internacia lingvo. |

Ni devas skribi al plumamikoj kaj plumamikinoj tra la tuta mondo. La esperantistoj devas komuniki inter si. Ni devas kuraĝigi aliajn agi same.

Jes, ni devas fari ĉion. Neniu alia faros ĝin por ni. Feliĉe la vojo estas klara kvankam laborplena. Ni laboru ĉar ni jam scias ke ĝi estas ĉiam fruktodona.

Finfine kiam etulo aŭ etulino demandos nin:

“«Kial mi devas lerni la internacian lingvon?””

Ni ĝoje kaj sincere respondu:

“Ĉar la tuta mondo uzas ĝin”.

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 73

— pàgina 13 del PDF —

Kelkaj konsideroj pri avangarda literaturo en Esperanto

Nikolino Rossi

En ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj kulturitaj lin

ir keer voj ape ; ; Ŝ = esprimiloj. Tiuj manipulantoj eksperiment A, I pulkatitoj dis da lingvaj

as, t.e. klopodas serĉi kaj eltrovi la plej

Ava ŝi. 12 : sas EE Nn DA encoj konas preskaŭ ĉiuj se ne ĉiuj, nacilingvoj, kies plej brile Poeziaj kaj prozaj. Ankaŭ la esperanta laton TESPIOTOj de novaj esprimformoj kr, „Ar la esi “leraturo havas siajn avangardojn. Certe ili km = aplegag tiel influaj kaj unuavide okulfrapaj, sed ioma pli atenta ikon mi ) malkaŝas al ni ĝuindajn kaj prilumindajn ekzemplojn PEI Kio estas avangardo laŭ literatura vidpunkto? Avangardo estas la maniero lin ;

“Av vOesprimi i ici Kms PEEOenom, KE g primi malkutime, maltradicie, eksternorme

ga parolado kiel ankaŭ ici am Dp aŭ en bona tradicio rkostilo, la lingvon subigas kelkaj ĝeneralaj principoj, kiuj daŭre ==

l akr omi far la lingvouzantoj. Ĉiu lingvo konsistas en sistemo konvencia de ri li si = Mplirdeni; ROTRAK kodo. Tiun kodon regas probablecaj leĝoj, tial C s samkvante kaj samofte dum k i j : NkFielomoj ka oj SN Ŝ onversacio kaj verkado. Sekve 1 „ t.e. j kaj vortoj, ne est j, ĉ i iuj rmoj aa j stas samrangaj, ĉar evidente luj aperas multe Ju pli = mukas i estas la aperofteco de sonoj kaj vortoj des pli rapida kaj facile = . ariĝas la mesaĝo lingva, ĉu skriba aŭ parola. Plej granda probableco — o de vortoj kaj sonoj nomiĝas ““redundanco?” — ĝia malo, plej et sia = Oj kaj vortoj nomiĝas ““entropio””. Do redundanco kaj mrifrunto = ki pi Pema kiuj nin helpos pli bone kompreni mian ĉi-sekvan rezoki l kaz vaj pe miaj poj ku plej rekte kaj frape mesaĝas al ni la ideojn pe- J. Unu el la ĉefaj ecoj de la redundanco e i di rin a stas la o – ru pli bone, la tradicia vortordo. Ni ekzemplu per jena frazo: ““katoj Propono

74 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

(subjekto – verbo – objekto) temas pri tre orda, tre rapida, tuj komprenebla – sekve tre redundanca esprimo. Ĉu?

Jen ordo inversa: ““musojn ĉasas katoj”” (objekto – verbo – subjekto) temas pri iom pli malorda, iom pli nekutima, iom pli neredundanca esprimo, kiu frapas iom pli surprize la aŭskultanton kaj postulas jam ioman priatenton por plene kapti la tutan mesaĝon idean. Do en la dua inversa frazo la redundanco, t.e. la tuja komprenebleco, malpliiĝas kaj la esprimo alproksimiĝas al entropio, al la nekutimo, al la avangardo. Ni citu ekzemplon iom pli frapan: jen kutima frazo redundanca, t.e. rekte kaj rapide komprenebla:

Multaj birdoj kantas sur arbo.

kaj jen ni diru pli malpli la samon eksternorme kaj malkutime:

““varme fringeloj trilas sur platano””

jen frazo kies vortoj estas malpli oftaj, nekutimaj, do pli surprizige atentovekaj, sekve entropiaj kaj jam avangardaj.

Frazo kiel ““varme fringeloj trilas sur platano”” entenas ankaŭ pli da specifaj informoj, pli da detalaj precizigoj, kio komprenigas al ni, ke entropia esprimo signifas pli da detaligitaj kvantoj, da mesaĝaj ideoj, kiuj, siavice, postulas pli da atentostreĉo far la aŭskultanto.

Tiuj premisoj sufiĉu por klarigi al ni, kiom da tradicia, klasikiĝinta kaj rutinesprima lingvaĵo teksas la plejmulton de nia esperanta literaturo poezia kaj proza. Tio ankaŭ komprenigu al ni, kion la tiel prilaŭdata facileco, unusenseco kaj nemiskomprenebleco de la esperantvortelementoj estas lingvaj karakteriziloj alte redundantaj, kiuj malfaciligas ĉian avangardstilan verkklopodon. La vera literatura avangardo ekas tie, kie entropiaj esprimoj renversas kaj anstataŭas fiksformojn, ritmojn, rimojn kaj regulojn entradiciiĝintajn. La mirinda fleksebleco kaj kreivo de esperanto provizas la esperantlingvajn literaturajn avangardistojn per ilo senprecedence adaptiĝema kaj ankoraŭ neplene ekspluatita. Ĉar konatas la fakto, ke en la originala esperanto-literaturo la poezio pli abunda disfloris kaj ekfloras ol la prozo, kaj la romano iom postlamas la atingitaĵojn lirikajn, indas ekanalizi kelkajn trajtojn de la avangarda poezio internacilingva.

La moderna poeto avangarda rifuzas antaŭpretajn regulojn kaj emas starigi proprajn esprimmodelojn, klopodante enkonduki en ĉiu nova verko, nekutimajn formojn kaj proponi solvojn ennovigajn. Tro klasikaj fiksformoj poeziaj enreligitaj laŭ striktaj reguloj de ritmo kaj rimo ofte kliŝe banaligas la enhavon kaj senemociigas la elvokivajn efektojn de la lingva teksaĵo. Do, malgraŭ abundaj redundancoj, artefektoj apenaŭ atingeblas. Kontraŭe, tro avangardaj esploroj lingvokreaj, puŝataj ĝis ekstrema entropia esprimeblo apenaŭ kapablas kontentige transdoni percepteblan kaj deĉifreblan mesaĝon al la leganto/aŭskultanto. Do, ankaŭ ĉi tie konsta-

teblas, ke la vera artatingo ĉe la avangardigo de literaturaj poeziesprimoj kuŝas ĉe iu ekvilibra endozigo de redundancaj kaj entropiaj elementoj lingvaj kaj vortelektaj.

Mi limigos mian rapidan analizon nur ĉe kelkaj plej elstaraj figuroj de la esperanta poezimondo, kies nomoj konatas ĉiulande. Ilin epiteti avangardistoj de le Esperanto-literaturo certe elvekos zumadon kaj disputojn, sed je la lumo de la ĉi-

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 75

— pàgina 14 del PDF —

supraj konsideroj, iliaj verkoj povas nur esti rigardataj ““avangardaj’”. Pro mia instinkta malordemo kaj neracia aligo al ĉiuspeca studo, mi citas la aŭtorojn, kiuj plej min impresis kaj pardonpetas pro la preterlaso de tiuj, kiuj meritus citadon, kiujn

mi verŝajne ne legis aŭ ne aprecis pro mia nekompreno.

Spite la koleriĝon de literaturhistoriistoj, ““Geraldo Mattos”” estas unu el tiuj poetoj, kiun mi konsideras avangarda ĝuste pro lia verko ““Arĉoj””, kiuj ja estas sonetaro, do unu el la plej klasikaj kaj tradiciaj formoj de poezio. Malgraŭ tia tradicia ŝajno, ““Arĉoj”” estas poemaro avangardema, ĝi minimume estas altgrada klopodo esprimi entropie, do lingvoinvente kaj kreive, emociojn kaj ideojn laŭ malkliŝa vortkombino.

Mattos avangardas precipe en la du lastaj cikloj de la sonetaro ““taktas vivo”” kaj ““finalo”” kie la lingvo knediĝas ““ĝis neimageblaj esprimatingoj””. soneto 67

Mi estas la vespero sen okuloj

kaj mi parfumas en la noktan liton, dum man” el ombro trudas en mediton la larĝon de la tago de makuloj.

kaj vivodaŭro gajnas lumsubiton inter centjar de ŝtonoj kaj simuloj …

Esprimoj kiel la supraj versoj estas nek plene redundancaj nek tute entropiaj, sed iel ili kunigas la ecojn de la du kategorioj en io nova kaj plenekvilibra, kio tanĝas rekto ĉe avangardo.

Ankoraŭ pli altgrade entropie novesprima, do pli avangarda, estas la soneto 107a, kies esprimoj preskaŭ netradukeblus nacilingven:

Ĉiam ekulo venas kaj perturbas per lantaj rememoroj de futuri: kolor” kaj son” travejne ĝis saturo en la apertita kapo nin masturbas,

dum la trajno venas el arkturo

kaj saltas nevenenda, kiu turbas;

kaj venas re, kaj venas dis, kaj gurdas en la okuloj timo de l” veturo! …

Estas versoj kie la sonoj kaj vortelvokivoj rolas pli esence ol la vorto signifoj mem, kaj kie la vortvaloro unuope mesaĝas al ni abundon da informaj detaligoj, laŭ plej avangarda stilmaniero.

Same direndas pri alia verko de alia aŭtoro, pri ““ŝtupoj sen nomo”” de Baldur Ragnarsson kaj pri liaj postaj poemoj, kie rolas ĉefe la esploro pri plej efika uzado de vortosonoj kaj vortogrupoj, malpli akcentante ilian semantikan valoron alire al pli

sonelvokiva kaj emocivola eluzo de la vorto mem. Mi citu nur unu ekzemplon NI ag. 32.

76 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Neniu konas min; la mensperturbon simbolas ŝtorme la nubar’ taŭzita, psikecaj tromboj kirlas mian cerbon = Lo ma, a mndAS riujn suĉante pensojn ĝis ŝaŭmiĝ zemila; Ni | | I La dua kaj le pema estas avangarda manlero diri la angorajn premojn = pe ĝis di ĉi tojn, kies sej j diskrevo de ĉiaspeca penso, eluzante VOrtOJI kaj faktoroj sur la memon ĝis d r— Ji ikaj rilatoj ŭi blas en ĉiutaga parolo redundanc i mantikaj rilatoj apenaŭ Image ; TO a Ina rai i teraturo, William Auld, per sia Alia eminentulo de la Esperanto-li o, | gie lepro ij i iĝintaj rko pritaksita kaj esplorita €! p o ve! mi jam vidas sulkiĝintajn brovojn), ve splc E eroskifroj jam ekpaŝis, miaopinie, sur tiu strato avangarda tiel ŝtonoza kaj malfacile irebla. Jen kelkaj citaĵoj el kanto VI: „.. ilaj brakoj ograj | sklave policas la antikvan moron, manipulataj de l’ skeletaj ostoj de pompa pio. Nian rasmemoron ili profitas, ĉar plej karnaj bestoj plej timas sian karnon, plej estimas la sekan testamenton de lokustoj Er ot mi ka Kion da potenca inventemo €n tiuj versoj nur por diri, . la = LT Lee ĝ j ite la malpermeson de religiaj j leĝon de amoro kaj de reprodukto, spi : FAJ

ilizaj hi itaĵoj. Ki iŝ mo kaj ne kutimas la vOr A

ivilizaj hipokritaĵoj. Kiom malkliŝas la espri to, k kiel o estas la ritmo kaj plaĉa la sonoro versa. Jen, mi kredas bela ekvilibrigo de elementoj entropiaj kaj redundancaj, kio amis a ano la a eS maj.

j jel ““ 1” li fortas la koncizo,

En la sekvaj versoj el Humoroj”” jam pli kiaj to de la poetiko Aulda, pli kaj pli aŭdaca kaj avangarda. Jen alia ekzemplo el ““Hu moroj””:

Paneo paĝ. 70

Iom post iom likiĝas aero el ĉi pneumatiko, la mondo. | Baldaŭ ĝi kunfaldiĝos, kiel elefanto senostigita. Kiu alportos krikon kaj reservan radon al la paneo de l universo? | mi | rN Fortega esprimivo kaj malŝablona vortokombino por skizi la ra drajeo i fenda kaj tamen riĉa je entropia IN1OT ndo. truonta homaro per koncizo mensolenCa » PiS FETA lian koloson de nia poezio. lemas p tus nepardonebla eraro preteratenti a | 1 Lois Kock sudafrika poeto nekontesteble genia, ankoraŭ ne sufiĉe konata kaj

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 77

— pàgina 15 del PDF —

E katoj kaj ankoraŭ ne ĝisfunde pristudita. Lia poezio renversas —— ; caj rimajn, alpaŝas firme sur esprimopadoj novaj, kie ekvilibras J meta origoj kaj brilideaj lingvoesploroj, kreante veran avangard Ĉ perm Bedaŭrinde ne eblas ĉi tie detale analizi lian verkaron Sub A Le de la kvara dimensio”, al “Fajro sur mia lango”, al ““Kvin elemenĝ asta produktado aperanta sur la nuntempaj literaturrevuoj, estas tuta nda io kies tem j i ĉiuj rem kj por eferum por .—M nian Evo kaj paj SON Miu varie, nian lego- aj aŭskultatenton. Citi ekzemple kelkajn el Kaj ver- == perfidi la ceterajn, kiuj ĉiam fortas tembre kaj provoke. Tamen jen kelka; El ““Fajro sur mia lango”? Tage nubskrapaĵoj, kiel fungoj de l” epoko, reklamas siluete

sian okci n okcidenton … (Sudafriko pĝ. 26)

… Kiel mi sukcesus en viajn cerbojn ŝraŭbi la konscion sen la kutimaj belefektoj, nur

per vortoj nudaj kiel morda ŝtalo? ŝtalo? (Devo pĝ. 39)

Kion mi faris por justigi tiujn jarojn? Sur mia konsciencretino la bildon de !’ epoko splite fendas

potenca, kirasganta pugno de la stulto e. (Respondeco pĝ 71)

kaj jen alia plej nova specimeno de lia arto,

Gi . Fonto” mio La ra kelkaj versoj poemo aperinta en la beletra revuo

Alian tagomondon ĉiu sun”

konsumas, tavolige sur tavolon,

kun mi post mio en realprovokoj – kaŝota sub la cindron …

Rimarku kian amasiĝon da nuancitaj mesaĝoj klopodas peri al ni de Kock elekto de vortkunmetoj kaj apudigo de sonvortoj mensofrapaj kiuj tradukitaj ime plalingven provokas reagojn plej diversajn kaj engaĝas la leganton al Teran ĉi scienca primedito de individuaj kaj tuthomaraj demandoj. Mi kamo d Kock estas la vera aŭtentika avangardulo de la esperanta poeziarto mipres » Ekkono poeto, Juna aŭtoro, kiu fulme ekbrilis ĉe nia literatura horizoni Jam raketis al pinto de vera arto avangarda estas la juna italo Mauro Nerkena SIoeEsENA EE Kienoni staturon beletran kaj lian talentan pablor pluati la atentojn e nia lingvo por mesaĝi novstile siajn s t d kaj ideojn. Liaj poemoj en ““La turoj de l” ĉefurbo”. kiel tiui | intaj oj nuntempaj literaturrevuoj, markas netradician roem, amo

78 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

de la pensoj, strebon ekvilibrigi redundance kaj entropie la vortelementojn poetikajn.

Ne moku min

per via geometria kompato.

Varma akvo

en miaj oreloj

kaj ĉie turkisaj vesikoj. Mergitaj koŝmaroj silabas obtuze spasmajn dezirojn; sed en la pugnoj nur koto amara.

(Nenaskoto pĝ. 45)

(nur koto amara pĝ. 49)

La karesa stagno

de l! kompatemo preciza

varmete ankoraŭ kvietas:

krispigu ĝin, ho vento,

mi petas. (Kvazaŭ novan liberon pĝ. 48)

Mi citus multe pli, sed tio sufiĉu por komprenigi, ke la versaranĝo de Mauro Nervi penetras cerben pli pro sonforto de la unuopaj vortoj ol pro enhava signifo de la versoj mem. Ankaŭ ĉe li, arta manipulanto de la lingvo, daŭre ŝvebas la klopodo avangarde, do entropie kaj informvarie, serĉi solvojn por plej originala esprimeblo.

Fine, ankaŭ por kurtigi al vi la tedon de aŭskultado, mi nur deziras mencii la verkon ““Memkritiko”” de Victor Sadler, kiun mi senhezite alskribas al la avangarda solo de nia poezilingvo. Estas verko ankoraŭ tro malmulte pritraktita kaj ne ĝis funde pristudata kaj aprecata fare de la literaturkritikistoj. La lingvaĵo de tiu poemaro, tamen, levas la esprimevoluon internacilingvan al veraj artpintoj pro vortelekto, koncizo, vorta sonapudiĝo entropie mesaĝoriĉaj kaj neniadube avangardaj.

Se la avangarda poezilingvo esperanta lasas sin prispuri kaj analizi, eĉ se abundo ne konstateblas, male la avangarda prozlingvo esperanta apenaŭ troveblas en nia originala literaturo, kaj pri la traduka ĉi tie ne temas kompreneble. Dum avangarda poezilingvo estas relative facile produktebla far bona aŭtoro sufiĉe talentoplena, ĉar poezio havas kaj koncizon versan, kaj mallongon rakontoteksan -ne same facile produkteblas avangarda prozlingvo en novelo kaj romano., pro la ega malfacilo gardi tiun eksternorman kaj malkutiman esprimivon tra dekoj kaj centoj da paĝoj, do tra densaj kaj kompleksaj pensoĉenoj.

Tiu eksterkutima, do entropia lingvonivelo postulas tioman intelektan fortostreĉon, tioman genian, lingvoinventan talenton, kiujn oni apenaŭ povas imagi trovi kunigitajn en verkisto, ne nur esperantlingva, sed ankaŭ nacilingva. Tiaj geniuloj estas raraj juveloj, verŝajne nur unufoje troveblaj dum unu tuta jarcento. Esperantistoj ne arogu al si la rajton kredi, ke nia lingvo tiajn jam posedas. Nek la verkistoj de la frua epoko, nek tiuj de la dua epoko (dua epoko egalu ĉi tie al la periodo inter la du mondmilitoj) povas esti konsiderataj avangardaj romanistoj. Certe multaj el ili atingis nivelojn de eminenta rakontkapablo, en senriproĉa stilo, sed ja mankas tiu aparta lingva kaj lingvistika esplorkapablo, kiu igas ilin veraj avangarduloj. Ne

IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 79

— pàgina 16 del PDF —

Ĉiuj bonaj, eĉ elegantaj stilistoj prozaj, kapablaj eĉ lertaj rakontistoj de fabuloj, fajnaj regantoj de la lingvaj, ne entropiaj forĝantoj de avangarda skolo, prozlingva.

Bona trarigardo kaj utila pristudo de la esperanta romano estas la verko de W. Auld ““Vereco, distro, stilo””, kie analiziĝas kvindeko da romanoj, praktike la tuta citinda produktado originalproza en nia literaturo. Spite lian optimisman konkludon, W. Auld ne klarsence esprimas la konvinkon, ke nia literaturo ekkonis sian avangardon prozan.

Nu, kion do konkludi ke la esperanta literaturo havas avangardan skolon poezian kaj malhavas avangardan prozan?

Tiel ŝajnus, se ne estus okazinta evento lastatempe, kiu esperigas ekeston de avangarda tradicio eĉ sur la proza kampo.

Antaŭ du jaroj, dum mia mutklopoda kaj cerbumiga tralego kaj analizo de la manuskriptaj romanoj konkursantaj por la premio “R, Schwartz” mi havis la bonŝancon legi kaj relegi medite du manuskriptojn de la ĉeĥa aŭtoro Karolo Piĉ. Tiuj du verkoj, “Klaĉejo”? kaj ““La Litomiŝa Tombejo”” tre skue impresis min kaj min pensigis konsciencengaĝe pri kiagrada evoluo entropie avangardema, kapablas esperanto enmane de lingve sentema geniulo. Feliĉe intertempe, la plej grava el la du verkoj, la ““Litomiŝla tombejo”” aperis libroforme, malgraŭ ke ĝi maltrafis la unuan premion ĉe la konkurso ““R. Schwartz”. Premio, kiun mi tre favoris kaj subtenis, sed pro malsama opiniado de miaj gekolegoj Juĝantoj Karolo Piĉ atingis nur la kvinan lokon. Tio tute ne signifas, ke la ““Litomiŝa tombejo”” havas malmeritojn, ĝi nekontesteble pozicias avangarde en nia prozlingvo kaj markas deirpunkton POr ĉia avan-

Lal kapablo ĉe la ingvo mem kaj pri tioma lingva inventemo ĉe la aŭtoro. La ŝvarceskaj vortĵongladoj ĉiam novaj kaj novimprese tintaj, al privateskaj, poeziecaj frazoj, de sukaj popularlingvaj amordialogoj, al lirikaj naturfenomenaj bildigoj, la aŭtoro eĉ frazon ne pretervidas en sia longklopoda polurado plej efika, arta esprimeblo lingva

vaj, adverbaj, afiksaj, prepoziciaj, kiujn li eluzas elegante kaj facilkree, tamen iel laŭfundamente, rekondukante esperanton al ĝia rigora logiko vortfarenda, spite ĉiam naturalisman tendencon. Li akuŝas lingvon malsaman ĉe Ĉiu cirkonstanco, tamen lingvon artan, stile mirvekan, vortelekte riĉvarian, vortokree simplan sed ja neeluzitan, sekve jen lingvo atentokapte kaptuniga!

K. Piĉ sorĉas per la vorto, sorĉisto frazkonstruas, faksperte alĥemias lingvon no-

80 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

i ŭ ajn novismojn.”” van, kiu ja strikte enreliĝas mc Formeti peonio pieno femnbon [ o ——

: i ŝ j e avan

Piĉ firme alpaŝas la vojon ; rda pr —— ekpo konstati, ke preskaŭ same kiel mi opinias » : l deja spere kolo sverinta en la aprila n-ro de Esperanto de UEA. Jen kelkaj o a analizo: AA ss. vs kis [rlore M. a nej ma bones vortume riĉa, bunta, fojfoje eĉ tro riĉa, = ventra [ i E— da, La fabulo — lingva kaj rakonta fabulo — veras = siaj Taro duo or iekto tiun, kiuj tra ĝi aventuras … La unua kaji SEDE Ko 1 gi vo. La esperantuja plimulto opinias, ke Esperanto Le el —— io Kira frazeologia) roboto, kiu iel aŭ tiel povas prezenti i ĉato amoj sesto ka, VOZ montras tiu ĉi libro, tio estas, ke Karolo Piĉ magie pris ri E E, ka as Ere diberraj povas ĉeiĝi artisma beletro per eksperimento ie i ĵon, ĉi i ritan, same el kaj ĉiu nivelo havas sian propran lingvaĵon, ĉiam tre maŭ PALAS D raŭ iel si iel — ĉ ĉefege — ritme kaj stilistike. uas.

i sintakse, kiel — ĉefe, ĉe L sepii “a ERR, aldoni se ne la konvinkon, ke ankaŭ la kameron seo nO Naj 1 kud ekmarŝon al ankoraŭ neimageblaj atingoj de artisma EO vokrea kiuj ja latentas en la strukturo de nia planlingvo espe :

Kon- Rilate la 100-jaran datrevenon de la 16-a Esperanto ferenco de ILEI decidis pri sia agadplano: Pe geinstruistoj el ĉiuj sekcioj dezirantaj transp kojn, . . ,9 . . . LEL rekomendi ““gravajn personojn”” al mi vi Ni sendadu informojn pri nia intencata “Internacia Le jo“, . . . LJ LI 5 = trovos la deziratajn librojn, kajerojn, traktaĵojn

; ; : to rtikolojn el unu jarcen . riko al Helmut Sonnabend Pappelweg 22 A D-3150 Peine

i — 81 IPR – Internacia Pedagogia Revuo — 1982 — 8

— pàgina 17 del PDF —

100 Jara datreveno de Esperanto La kontribuoj de ILEI.

1. Internacia Lernejo

Sekve de niaj spertoj rilate Internaciajn Lernejojn, ni oganizos en 1987 Internacian Lernejon aŭ en Lokarno aŭ en Internacia Domo Sonnenberg al kiu partoprenu 60 ĝis 80 infanoj inter 10 kaj 14 jaroj laŭ aĝo, laŭeble el malsamaj

kontinentoj proksimume inter 12 ĝis 16 infanoj (Esperanto-kono: progresintaj kaj denaskaj i.)

La evento okazu kunlabore kun internaciaj Esperanto-organizaĵoj sub la aŭspicio de Unesko, ŝtataj organoj, FINEM.

La Internacia Lernejo daŭru unu semajnon sub la kadra temo: Unu homa familio kaj unu lingvo

La instrua tabelo estu jena: infanoj en la mondo, urboj, popolaj kantoj, dancoj, muziko, pentrado, sporto kaj matematiko.

Bezonataj estas 15 geinstruistoj el la koncernaj landoj kaj 12 helpantoj. Preparoj:

Jam nun ni bezonas po 30-40 instruistoj el partoprenontaj landoj, kiuj estas pretaj dediĉi tempon, intelekton kaj helpon.

Preparinstruado komenciĝu por po 40-50 infanoj de partoprenontaj landoj ekde 1984 aŭ 1985 kun infanoj inter 8 kaj 11 jaroj.

2. Fakula konferenco okaze de la Internacia Lernejo

Kombine kun la Internacia Lernejo ILEI invitos kvindek zorge elektitajn pedagogojn (akademiaj profesoroj, membroj de lingvistikaj esplorinstitutoj), reprezentantojn de UNESKO, laŭeble el la landoj, el kiuj venas la infanoj,

ili estu observantoj de la I.L.

82 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Posttagmeze okazu diskutoj ; — pri la antaŭtagmezaj lecionoj : neko = = la eblecoj kiujn malfermas E i instrulingvo k — pri la lingvistika aspekto de Esperanto ciajn lingvojn

ompare instruitajn na-

e Sie! : : : . . l . ILEI J le tu por siaj intencoj 150 ravajn ersOonO. divers d am nun e k a] lan (6)

kiuj tre c J a kaŭ ele kaj profunde estu informitaj pni CIUJ rezultoj de nia laboro ka ni an

i i teraj fakaj verkoj ibli ĵoj pri dagogio/metodologio, ce i bliografaĵoj pri pe 3. Kompilado de bi skribitaj en Esperanto = -— ILEI alvokas nun Esperantistojn en la plej diversaj regionoj, landoj : iti ibli in, demandi koesploci la proprajn Esperanto-librarojn, viziti Esperanto-bibliotekojn, esplori la pr : ‘ | : ioj jn pri ni ĉata literatu- SLELO am pagio o kisojn, asociojn, centrojn pri nia seri ibliotekojn, ligojn, a A Plue ILEI demandos bi ras . . o“ Ni bezonas ĝin laŭ tri kategorioj: — libroj | — traktaĵoj oj tikoloj . .. . su. serkitiĝ dum 100 jaroj. Necesas jenaj indikoj: 1. Verkisto-verkinto-aŭtoro 2. eldonejo 3. titolo 4. aperjaro Nu N ; (amprioa itaj ilitaj kaj itaj en broŝura l ĉi Tu koi atoj estas esploritaj, ordigitaj, kompilitaj kaj eldonitaj iuj kontri formo en la vico kajeroj | de internacia pedagogia revuo | La broŝuro estas eldonota sub la titolo pedagogia verkado en internacia lingvo esperanto ktita el unu jarcento | p La = prezentado estu okaze de la Internacia Lernej

i — 1982 — 83 [PR – Internacia Pedagogia Revuo 198

— pàgina 18 del PDF —

Internacia Ligo seporentielaj Instruistoj El | 17a Internacia Konferenco |

Sintra (Portugalujo) Hotel Tivoli – 14-22 / 7 / 1983

ILEI LKK

Inĝ. Adelino Franco Simoes Rua Dr. Joĝo Couto 6 RIC A 1500 Lisboa (Portugalujo) IlO 19/741359

ALIĜILO

(Bonvolu skribi j S-ro (S-rino, F-ino) skribi klare, legeble, laŭeble tajpe aŭ preslitere)

Dazzini Mario Casella Postale 22 54100 Massa (ltalujo) Telef. 0585/41756

Familianomo ……….. Antaŭ ——~——)yyy-ĴLĴ- ŭnomo PI DIE] r me vanan am neman emas an UEETKNTE ana ma ros gu mer me pepe TT —— nc. Naskiĝjaro E o oe ĜUIDO esse eel Strato……………… , —»——— UU UU UU UUJ FAI Edz(in)o …………… sees, infanoj E MO VUZI Tranokto kun kompleta pensiono —~— 31/12/82 1/1/83—31/3/83

35.240 Port. Eskud.

dulita ĉambro po 37.740 Port. Eskud.

persono

Tranokto kun duon

unulita ĉambro peson dulita ĉambro po

persono

Tranokto kun nur ma

unulita ĉambro PG” Jai dulita ĉambro po

persono

27.240 Port. Eskud. 29.740 Port. Eskud.

29.640 Port. Eskud. 32.140 Port. Eskud.

19.140 Port. Eskud. 24.140 Port. Eskud.

24.000 Port. Eskud. 26.500 Port. Eskud. | 16.040 Port. Eskud open UN | Ej » ‘ 18.540 Port. UA kv Oo kiuj deziras nur aliĝi al la konferenco LALA oE i endas le alio l r EKK kaj km Kepo tio estas 1.250 Sorina eskudo. kompletaj tagoj de la vespero de la TARIOS, al bankkonto». re E CAIXA GERAL DE DEPOSITOS Agencaĉa Central da Rua do Ouro, 49 Kokou? uzan — ILEI Laj kiea aŭ A EE mandatoj al la sama ped, pij iari ĉe a enpagilo menciu nepre: Famili o kaj ŭ k G h ilia Nomo ka — i ategorio. (Post la ricevo de la kompleta pago oni havigos la pelo oa Milkigiiii

Atentu LKK ne certigos loĝadon al tiuj kiuj aliĝos post la 31/3/1983

84 — 1982 — IPR – Internacia Pedagogia Revuo

Aŭstralujo: Aŭstrujo: Belgujo:

Brazilo: Britujo: Bulgarujo: Danujo: Finnujo: Francujo: F R Germanujo: Grekujo: Hispanujo: Hungarujo: Irano: Islando: Israelo: Italujo: Japanujo: Jugoslavujo: Kolombujo: Luksemburgo: Malto: Nederlando: Nordameriko: Norvegujo: Nov-Zelando: Polujo: Portugalio: Sanmarino: Sovetujo:

Sud-Afriko: Svedujo: Venezuelo:

SEKCIESTROJ DE LA LIGO

Annie Spencer, 323 Belmont Rd., Tingalpa. Q-4173. Ernst nO KleingaBe 6, 18/8/13, A-1030 Vieno.

E. Van Damme, Albert-I-straat 44, B-1750 Schepdaal. E. Symoens, Putsesteenweg 31 A, B-2180 Kalmthout. M. Sondervorst, Rue du telephone 1, B-2180 Mettel. H. Lentzen, Feldweg 20, B-4701 Kettenes.

Elvira Fontes, C.P. 5888, Sao Paulo. | Hilary Chapman, 7 Fairacre road, Barwell, Leicester LE 9 8HH.

Hristo Gorov, B.E.A., Hristo Botev 97, Sofio Centro. Lis Thune, Brembarvanget 15, DK-2650 Hvidovre.

Pentti Jarvinen. Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82.

Frederic Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont.

Ruff Karin, Pappelweg 22, D-315 Peine.

K. Koliopoulos, Plateia Pagratiou 5, strato Pyrou 28, Ateno (506). Francisko Zaragoza Ruiz, Coll. Nacional, Callosa de Segura, Alicante. Zsuzsa Barcsay, Ben Kp. 25/b, H-1011 Budapest.

M. Saghafian, Apt. 7 N? 34 24th Street Geesha, Ave. Teheran 14488. Baldur Ragnarsson, Sogavegur 170 Reykjavik.

Reuven Alberg, str. Kraus 12, Tel-Aviv, Ramat Aviv.

Catina Dazzini, C.P. 22, 1-54100 Massa, pĉk 11244548.

Fusakugu Kido, Gamon Higashi 6-51, Kosigaja Saitama 343.

Miodgrad Stojanoviĉ, Omladinakih Brigada 49/111/31, YU-11070 Novi Beograd. Manuel Angel M., Apartado Aĉreo 60179, Medellin.

Robert Hoeneger, 4 rue des Charbons, Esch sur Alzette.

Carmel Mallia, 89 Sanctuary str., Zabbar, Malta.

D. Luesken-Burger, Boerhavestraat 82, NL-7316 LH Apeldoorn.

John H. Fulton, 33365 Avenue F, Yucaipa, CA-92399 USA.

Elling Strand, Ekebergveien 208, Leilighet 154, Oslo 11.

Gvenda Sutton, 21 Rama Crescent, Wellington 4.

Stefania Pakalska, Marszalkowska 53, m. 50, PL-00-676 Warszawa. Antonio Manuel Correia Coimbra, Rua Coronel Leitao 20, 19 Esq. Lisboa Marques. Marina Michelotti, via 25 marzo, 73, 1-43031 Repubblica di San Marino. Johannes Palu, Solme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV.

Nikolaj Starodubcev, Poŝtrestante SU-3-340047 Doneck.

Axel von Blottnitz, Marcolaan 8, 1710 Florida Glen.

Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl. 455, S-24200 Horby.

Esteban E. Mosonyi, Apartado 61500, Chacao, Caracas.

Izolitaj Membroj

Ĉeĥoslovakujo: Karel Kraft, Zupanovice 49, CS-26214 Hrimezdice Okr. Pribram.

Ĉinujo: Germana D R Jemena PDR: Kubo: Malagasujo: Singapuro: Zairujo:

Lu Chien-Bo, Szechuan Universitato, Chengdu, Szechuan.

: Till Dahlenburg str. d. DSF 13 DDR-2722 Brŭel. Jozefo Megyeri, Al-Gomhouriyeh hospital, Khormaksar, Aden. Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila. Eugene Raveloson, B.P. 127, Antananarivo. Hongi Liao, apt bik. 14,2809 H, Eunos Crescent, Singapuro 14. Antoine-Samuel Ngangu, B P 13, Lukala, Nkandu.

— pàgina 19 del PDF —

Estraro de ILEI

Prezidanto: rektoro Helmut Sonnabend, Pappelweg’ 22A, D-315 Peine, F R Germanujo. Vicprezidanto: Anica Hurĉak, Polic-Kamova 91/111, YU-51000, Rijeka, lugoslavio.

Sekretario: d-ro prof. Mario Dazzini, Casella Postale 22, 1-54100 Massa. Italujo.

Vicsekretario: prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante, EINparkir, Financoj: Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl 455, =: 24200 Horby, Svedujo.

Kunlaborantaj Organizoj

EEC Eŭropa Esperanto-Centro, Rue Montoyer 37, bte 24, B-1040 Brussel (Belgio). Konstanta reprezentanto de ILEI ĉe E.E.C.: S-ino Elfriede Ernst, 154 Bld. de Smet de Naeyer bte 7, B-1090 Brussell.

FIMEM Federation Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne, 42 Grande Rue, F-92310 Sevres.

SAT Sennacieca Asocio Tutmonda, 67 Avenue Gambetta, F-75020 Paris.

UEA Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam.

UNESKO Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, 7 Place Fontenoj, F-75007 Pa-

ris. Konstanta Reprezentanto de ILEI ĉe Unesko: Prof. James Fairbank, 6 Avenue Theodore Rousseau, F- 75016 Paris (tf. 6479187).

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO — IPR en rilatoj de reciproka informado kun Unesko, Kategorio C

Aperas trifoje jare redaktas: Helmut Sonnabend, Peppinon 22A, D-315 Peine, FR Germanujo

membreco en I.L.E.I. inkluzivas la ricevon de IPR

abonprezo por nemembroj: 30 svedaj kronoj (inkluzivas afrankon kaj aerpoŝton)

Kontoj: 1. poŝtĝirkonto: Stockholmo 682-117-7 I.L.E.I. Bantorget 3 S-22229 Lund, Svedujo. 2. poŝtĝirkonto: 3789 64 — I.L.E.I. 2814 — UEA NL Rotterdam 3007 — Nieuwe Binnenweg 176.

manuskriptojn sendu duoble (skribmaŝine) al la redaktoro

Llegir en: