Internacia Pedagogia Revuo: el texto, 2011-2014

El texto completo de los 16 números de la Internacia Pedagogia Revuo de entre 2011 y 2014. La IPR es la revista de ILEI, la liga internacional de profesores de esperanto, y sale desde 1908. La colección, hasta 2025, está dividida en 17 tramos. Para buscar un artículo, un autor o un tema, empezad por el índice de la IPR, que da de cada texto el autor, la página y, desde 1980, un resumen.

De dónde viene

Los números son los del archivo abierto de ILEI, en PDF en su Google Drive. Cada número enlaza su PDF, que es el documento de verdad.

Cómo se ha hecho

El texto es automático y no se ha revisado. De los números que llevan el texto dentro del PDF, que son casi todos los digitales, se ha copiado ese texto. Los escaneados traían un texto sin ninguna letra con sombrero, y se han vuelto a leer con reconocimiento óptico de caracteres (OCR): por eso los números antiguos tienen errores de lectura, sobre todo en las tablas, las listas de direcciones y las páginas a dos columnas. El texto se reproduce en el idioma original, sin corregir, y las fotografías y los dibujos no están. Las marcas «— página N del PDF —» dicen dónde empieza cada página del PDF, que no siempre es la página impresa. Para citar algo de aquí, comparadlo con el PDF.

Los derechos son de ILEI y de los autores. Si alguien que los tenga quiere que retiremos este texto, decídnoslo y lo retiramos.

Los tramos

Los números

IPR 2011/1

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 41 – trimonata

11/1

Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Josias Barboza Detlev Blanke Neil Blonstein Renato Corsetti Michel Duc Goninaz Agneta Emanuelsson Ronald Glossop Isikawa Tieko Małgosia Komarnicka Katalin Kováts Stefan MacGill Radojica Petrović Ileana Schrøder Humphrey Tonkin

Kopenhago invitas (p. 37)

— página 2 del PDF —

ENHAVO Stefan MACGILL: Novjaraj – mezmandataj – meditoj …………………………………… 3 Detlev BLANKE: Ĉu instrui nur la lingvon? …………………………………………………. 7 Michel DUC GONINAZ: Pri la leksika sistemo de Esperanto …………………………. 14 Karaj KER-ekzamenoj (Fulmintervjuo kun Katalin KOVÁTS)………………………… 18 Renato CORSETTI: Instruado de Esperanto en lernejoj…………………………………. 21 Stefan MACGILL: Epokfara lernopakaĵo (recenzo pri la libro de J. Barboza) ….. 24 Humphrey TONKIN: Lingva lojaleco kaj E-o: okazintaĵo en Novjorko ……………. 26 Ronald GLOSSOP: Raporto pri instrua vojaĝo al Ĉinio en 2010……………………… 30 El la landoj kaj sekcioj (HU, JP, PL, SE) …………………………………………………. 33 44-a konferenco de ILEI, Kopenhago 2011 (pliaj informoj) (R. PETROVIĆ) ……… 37 Informoj pri ILEI, adresaro de la Sekcioj kaj Reprezentantoj………………………… 41

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Stefan MACGILL, Pannónia u. 30.I.6, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel. (+36 1) 349-5207, <stefan.macgill@gmail.com>. Eksteraj rilatoj, kunordigo, konferenco, regularoj. Vicprez.: Duncan CHARTERS, PO Box 100, Elsah, Illinois 62028-0100, Usono. Tel.(+1)618 3745252, fakso: (+1)618 3745465, <duncan.charters@gmail.com>. Universitata kaj scienca agado/komisiono, instru-teknologia evoluo. Sekretario (aganta): Ida HAVASI, Puskin u. 1/1, HU-2000 Szentendre, <idahavasi@freemail.hu>. Bonvolu sendi sekretariajn mesaĝojn al Ida, kopie al la prezidanto. Estrarano pri financoj: Julija BATRAKOVA, Rusio/Hago, Nederlando. Tel. (+31) 252 515331, <persiko@mail.ru>. Financaj kaj kasistaj aferoj. Estrarano: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (+49) 5521-5983, <zsofia.korody@esperanto.de>. E-centroj, instrukapabligado, ekzamenoj. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. (+381 32) 371053, fakso: (+381 32) 342101, <radojica.petrovic.rs @gmail.com>. Edukprojektoj, konferencoj, informado, terminara komisiono. Estrarano: Julián HERNÁNDEZ ANGULO, Arbol Seco 371B e/Clavel y Santo Tomás, Centro Habana, Ciudad Habana, Tel. (+53) 6404484, <julian@esperanto.co.cu>. Landa agado, komisiono pri lerneja agado. Titolpaĝe: Rosenborg, unu el celoj de nia konferenca ekskurso, reĝa kastelo en la centro de Kopenhago konstruita komence de la 17-a jarcento laŭ la stilo de nederlanda renesanco, tipa por la tempo de Kristiano la 4-a. Dorskovrile supre: Nia konferencejo deekstere; malsupre: La Marvirineto en vizito al la amuzĝardeno Tivoli. (fotoj de Ileana SCHRØDER)

IPR 11/12

— página 3 del PDF —

S ci enca K omit ato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn; AIS2 Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet Sekretario: Aida Čižikaitė, Litovio 1 2

AdE – Akademio de Esperanto AIS – Akademio Internacia de la Sciencoj, San-Marino

Novjaraj — mezmandataj –

meditoj de Stefan MACGILL, Prezidanto de ILEI Unue, korajn bondezirojn al ĉiu por produktiva kaj prospera jaro 2011. Niaj pensoj estas kun niaj membroj kaj kolegoj en mondpartoj trafitaj de naturaj katastrofoj – ili travivu kaj bonfartu. Novjaro provizas momenton rigardi reen kaj pluen – momento por sintakso kaj sin-devigo. La nuna novjaro plenas je signifo, ĉar ĝi markas la mezan punkton en la mandato de la nuna estraro de ILEI. 18 monatoj malantaŭ ni, 18 restantaj. Rerigarde al 2010, kion ILEI atingis kaj malatingis? Tion detale skizis la saluto de ILEI rete dissendita vespere de la 31-a de decembro. Vidu la plenan tekston ĉe www.ilei.info. Mi resumos en 25 vortoj la 300-vortajn naŭ kuglo-punktojn de la plena mesaĝo, kiu resumis niajn atingojn de 2010: sukcesa konferenco kaj trejn-seminario en Kubo; tri ekstereŭropaj konferencoj en kvar jaroj – tri aranĝoj organizataj aŭ subtenataj de ILEI en tri kontinentoj ene de tri semajnoj (en Ameriko, Afriko, Azio); lanĉo de projekto ’Esperanto125’; intensigo de2010 IPR 11/13

— página 4 del PDF —

informfluoj; ampleksa raportado pri niaj sekcioj; modernigo de katalogado de E-instruado ĉe partnero edukado.net; refoja starigo de instruisto-trejna kurso en Poznano kun stipendioj de UEA kaj ILEI; kuneldono de Detala Gramatiko de Esperanto de Bertil Wennergren; reteldono de la simpozia kajero el Krakovo; enkonduko de nova administranto por Juna amiko, kun redaktora renovigo kaj kresko de 10% en nia ILEI-membraro, frape kontrasta al la tendenco ĉe aliaj movadaj organizoj. Do, multo pri kio kontenti, kaj ni kore dankas al ĉiu, kiu ludis rolojn en tiu rezulto, specife al nia komisiito pri la konferenco en Matanzas, Ana Montesinos de Gomis, al nia redaktoro de Juna amiko, Géza Kurucz, kaj al Jozefo Németh, la redaktoro de IPR, nia hejmpaĝo, kaj krome de unuopaj eldonaĵoj. Li liveris ĉi tie jar-ekan numeron kun aparta faka riĉeco, rezulte de sia sinturno al la Scienca Komitato de la revuo. Aliflanke, restas multo pri kio senti frustriĝon pro la manko de progreso, spite ĉiujn planojn kaj fortostreĉojn. Jen klopodo difini terenojn, kiuj bezonas fortigon. Landaj sekcioj: 80% el ili adekvate, bone, eĉ modele agadas – kelkaj revenis al aktiveco tra la lastaj jaroj (Ĉinio, Koreio, Germanio kaj en 2010 Belgio). Sed restas obstina 20% kiuj ne raportas kaj ŝajne silentas. Tri eĉ ekskludas sin el aliĝinteco pro manka aŭ malsufiĉa membro-deklaro. Ni atendas de la respondecaj estraranoj fortan intervenon en 2011 por reaktivigi ĉiujn sekciojn. Komisionoj: La enkonduko al IPR en numero 2009/3 skizis vizion por pli aktiva funkciado de la komisionoj, kun estrarano kiel gvidanto aŭ kontaktpersono. La vizio ne realiĝis. La ekzamena komisiono strukture funkcias, sed kun nur unu aŭ du sesioj jare kaj malpli ol kvin sukcesintoj, tia ampleksa infrastrukturo apenaŭ defendeblas. Ni fidas, ke en 2011 pli da sesioj estas proponeblaj – feliĉe la KER-ITK ekzamenoj bone funkciadas. Ĉe ceteraj komisionoj mankas foje klareco pri la konsisto, raportoj ne venis aŭ minimumis, nek ekzistas laborplanoj nek projektoj. La komitato en Kopenhago rajtas atendi liveron de tiuj mankaĵoj. Ni klare konscias, ke manko de laborfortoj estas la superrega bremso al nia antaŭeniro – tion ni eĉ konstatis delonge – vidu IPR 2001/2. Pli forta sento de teameco je ĉiu nivelo kapablus trarompi tiun malforton. La estraro, la komisionoj, la agantoj en sekcioj… ĉiu sentu sin parto de teamo kies tasko estas liveri rezultojn. La termino ‘estraro’ estas misa ĉe ILEI (nia Statuto IPR 11/14

— página 5 del PDF —

bedaŭrinde devigas nin uzadi ĝin). Niaj estraranoj praktike estras nenion kaj neniun, eĉ malmulton direktas aŭ decidas. Ilia ĉefa tasko estas labori. ILEI ja ne havas centran oficejon, nek oficistojn. Sekve estraranoj kaj komisionanoj devas plenumi tiujn taskojn. Pli trafa nomo por ‘estraro’ estus ‘liver-teamo’. La komitato – kiu entenas la estraranojn – skizas la celojn kaj agadon, kaj la liver-teamo havas taskon realigi tion. La unika rolo de ILEI, kune kun mondaj evoluoj, devigas nin fundamente repripensi kaj modernigi nian funkciadon. La defio estas, ke fine de la nuna mandato en 2012, ILEI estu transformita organizo kompare kun sia mandatkomenca stato. Tio rilatas al ampleksigo de nia partneraro, ekspluatado de komputilaj ebloj, sed ĉefe al reala transformo en nia maniero akiri, trejni kaj financi laborfortojn. Buĝeto 2011, videbla en nia retejo, kaj nun privoĉdonata ĉe la komitato, entenas signifajn elpaŝojn tiucele, prezentante la plej signifajn modifojn, verŝajne el la tuta liga historio. Ĝi proponas direkti modestan parton de nia kapitalo al la realigo de niaj celoj.

Mezlerneja E-instruado en la urbo Saitama, Japanio (vd. p.34)

IPR 11/15

— página 6 del PDF —

Jen do klopodo skizi la defiojn kaj planojn por 2011: • Realigi planojn, funkciigi honorariaton kaj provizi tiun per bone ekipita laborloko. • Eldoni la simpozian kajeron el Parma (2006); rete, poste fizike. • Organizi memorindan kaj bone ĉeestatan konferencon en Danlando. • Starigi novan nivelon por niaj universitataj simpozioj. • Sekvadi la antaŭpaŝon de Matanzas, pere de kurso lige kun TAKE (Tut-Amerika Kongreso de E-o), Sao Paulo, Brazilo, julio, 2011. • Decidi pri konferenco 2012; ekstereŭropa loko alilande ol UK bezonas laboregon. • Vastigi la oferton pri instruista trejnado, precipe ekstereŭrope, i.a. pere de kunlaboro kun la Universitato en Poznano kaj la renovigita edukado.net. • Starigi kunlaboron kun nova partnero Kastelo Grésillon pere de lingvokurso kun ekzamena oferto komence de majo. • Provizi kadre de pola kaj nederland-germana kongresoj forumon por sekciestroj aŭ sekciaj delegitoj, por strategie plani sekcian laboradon. • Eldoni serion de gvidiloj por pli bone difini la ligan funkciadon. • Starigi multlingvan ligan retejon, paralele kun la nuna E-lingva. • Pretigi novan 125-partan didaktikan gramatikon por Esperanto, kadre de la projekto ‘Esperanto125’, por kiu ILEI serĉas partnerojn. • Refortigi la abonantaron de Juna amiko, kiu en 2010 estis malkontentiga kaj transformi la administran kaj redaktan teamojn. • Daŭrigi la membrokreskon ĉe ILEI por enplekti ĉiam pli da kunlaborpretaj personoj kaj rimedoj por la agado; tio implicas dissendi niajn novaĵojn ne nur inter ni mem, sed pli vaste. Nova prospekto de ILEI, dissendita kun Juna amiko 2010/3 kaj laŭplane kun ĉi tiu IPR, kaj videbla en nia retejo, prezentas nin al la pli vasta movado – kiel antaŭenrigardan cel-direktatan organizon, kiu signife investas homfortojn kaj rimed(et)ojn por la realigo de siaj ŝlosilaj celoj. Ni fidas je ĉies helpo disporti kaj disradii tiun mesaĝon – tiel ni paŝos pli memfide kaj antaŭenrigarde en la novan jaron! Ni vidu nian rolon – pedagogian, organizan kaj agadan: ni estas semantoj por pli hela estonto. Ni komencis ĉe sin-takso; ni finis ĉe semant-iko. Tiel konvenas por lingvo-instruistoj. Ni kalkulas je ĉies subteno kaj kontribuo por porti nin sukcese tra la jaro! IPR 11/16

— página 7 del PDF —

Ĉu instrui nur la lingvon?

Kiel trovi, teni kaj aktivigi homojn kun specifaj kapabloj? Kelkaj personaj spertoj de Detlev BLANKE (Germanio, detlev@blanke-info.de)

1

Du demandoj

Multaj kursgvidantoj verŝajne neos la supran unuan demandon klarigante, ke kompreneble ili ne nur instruas la lingvon, sed ja ankaŭ informas pri la ebloj apliki Esperanton, donas scion pri la strukturo kaj historio de la lingvo-komunumo, pri aktualaj tendencoj, la rolo de Interreto ktp. Sed kiom ofte tiaj informoj ne superas la nivelon de la kutima propagando, enhavas la kutimajn asertojn pri la milionoj da esperantistoj, plibeligas la veran situacion? La respondo al la dua demando, kiel montras la spertoj, estas multe pli komplika. En la instrua praktiko ni ofte konfrontiĝas kun jenaj demandoj: Kiom da kursanoj restos ĝis la fino? Kiom el ili poste aplikos la lingvon? Kiom el tiuj aplikemuloj sin engaĝos en la organizita movado? Cetere, ĉu ekzistas sociologiaj esploroj pri la demando, kial homoj aliĝas al kurso, kial ili restos ĝis la fino, kial ili forlasis la kurson ktp.? Kompreneble la esplorrezultoj tre varius laŭ la kursotipoj. (Vi jam rimarkas, ke mi ne pensas pri lernejaj kursoj, kiuj havas siajn specifaĵojn. Mi celas la kutimajn kursojn por nelernejanoj, do por diversaĝaj plenkreskuloj). Tamen, eĉ se restas nur malmultaj kursfinintoj, la kursgvidanto povas konsoli sin, ke li/ŝi almenaŭ donis informojn pri ĝenerale ne sufiĉe konata kaj tro ofte misinterpretata lingvo-fenomeno kaj donis bazan enkondukon pri ĝi. Tio ja havas iujn postajn efikojn, ofte ne supozatajn. Mi ne malofte spertis, ke ĵurnalist(in)o, kiu intervjuis min, aludis, ke li/ŝi en sia junaĝo aŭ kiel studento partoprenis kelkajn lecionojn ĉe s-ro X aŭ s-ino Y, do estis baze informita, plej ofte pozitive.

IPR 11/17

— página 8 del PDF —

Aŭ alia ekzemplo: Antaŭ nelonge mi eksciis, ke la patrino de respondeculino en la ĉefa arkivo de Germanio, en la Federacia Arkivo, iam partoprenis Esperanto-kurson de la Esperanto-Asocio de GDR (GDREA). Tio rimarkeble pozitive influis la filinon. Mi konas tre influhavan lingviston, kiu pro lingvo-politikaj kialoj (la angla!) ne vidas perspektivon por Esperanto, kiu en siaj lingvopolitikaj publikigaĵoj tamen foje mencias la lingvon objektive kaj eĉ donis eblojn publikigi interlingvistikajn kaj priesperantajn studojn en eldonaĵoj de li respondecatajn. Kiel studento li sekvis kelkajn lecionojn de Esperanto-kurso kaj iom interesiĝis pri la temo. Tio havis efikon. Mi krome memoras almenaŭ du sciencistojn, kiuj mem ne estis esperantistoj sed kies patroj dum la 1920aj jaroj partoprenis kurson de la siatempe tre aktiva Germana Laborista Esperanto-Asocio. Ili do havis bazan scion pri la ekzisto de la lingvo kaj ĝia politika rolo. Tio sufiĉis por inviti min al prelegoj kaj ebligi publikigojn. Ni nun traktu jenan demandon, laŭ mi aparte gravan: Ĉu per niaj kursoj ni sukcesas allogi kaj teni ĝuste tiujn homojn, kiuj estas aparte kapablaj kaj povus tre utili al la kvalito de la lingvo-komunumo kaj al la plifortigo de la prestiĝo de la lingvo en nia ĉefe neinformita aŭ ignorema socia ĉirkaŭo? Ni scias, ke la tradicia movado kun siaj organizaĵoj, grupoj kaj kluboj havas multajn aktualajn problemojn (perdo de membroj, financaj problemoj, ne ĉiam aparte alta intelekta nivelo de la aranĝoj, manko de inspiraj kaj stabilaj aktivuloj ktp.). Sed feliĉe – tiel eblus argumenti – ja estiĝas dua parolantaro en la interreto. Per la reto la lingvon alproprigas al si ofte ĝuste tiuj interesaj, ofte junaj homoj, kiujn la tradiciaj kursoj (unufoje dum semajno, merkrede vespere je la 18a horo, 90 minutoj… ktp.) ne kapablas teni. Dum la lasta tempo mi konatiĝis kun kelkaj junaj homoj, kiuj flue parolas la lingvon kaj komencis lerni ĝin …nur antaŭ unu-du jaroj aŭ eĉ malpli, per la reto. Tiuj homoj verŝajne ne aperus en niaj kursoj, aŭ baldaŭ forlasus ilin por memstare pli rapide enprofundiĝi en la lingvon. Mi certas, ke multaj legantoj de IPR havas similajn spertojn. Kompreneble restas la demando, kiel alligi tiujn homojn al la tradicia movado, sed en formo, ke ili ne rapide frustriĝu por fine malaperi…

IPR 11/18

— página 9 del PDF —

2

Efikoj de elektitaj agadmedioj – du ekzemploj

Verŝajne ekzistas diversaj metodoj, por allogi tiujn aparte kapablajn homojn kaj teni ilin en la lingvo-komunumo. Mi menciu kelkajn ekzemplojn: 2.1 Eblas organizi kursojn laŭ celgrupoj, ekz. por universitataj studentoj aŭ pensiuloj [studentoj de la „tria aĝo”], por mencii nur du tre diversajn mediojn. La kutimaj miksitaj kursoj ja prezentas grandajn problemojn al la neprofesia kursgvidanto (kaj, kiel konate, ili ĉefas en Esperantujo), pro la malsameco en aĝo, intelekta nivelo, fremdlingvaj antaŭscioj, disponebla tempo, motiviteco, eltenemo, lernemo, memorkapablo ktp.) En nuna kunteksto aparte gravas la kursoj por studentoj en universitatoj aŭ universitatsimilaj klerigejoj, pri kiuj de tempo al tempo Germain Pirlot ellaboras superrigardojn, kiujn ne eblas sufiĉe laŭdi1. Tamen, pro la informoj, liveritaj al li de la kolegoj, ne ĉiam estis klare, ĉu temas pri tiaj lingvo-kursoj, kiaj ili por diversaj lingvoj estas kutimaj en la universitatoj. Aŭ ĉu temas pri prelegoj aŭ seminarioj, en kiuj oni laŭ sciencaj kriterioj kaj materialoj prezentas la diversajn aspektojn de la internacia lingva komunikado, diskutas la diversajn problemojn kaj solvo-proponojn, inkluzive planlingvojn kun kompreneble ĉefa atento al Esperanto, sed laŭ esperantologiaj kriterioj. Verŝajne ankaŭ ekzistas miksaĵoj el ambaŭ tipoj. Sciencajn kursojn mi realigis dum pli ol 20 jaroj en Humboldt-Universitato de (orienta) Berlino por studentoj de diversaj fakultatoj (Blanke 2009). Tamen venis ĉefe studentoj de filologiaj fakoj. Mi do ne okazigis lingvajn kursojn, tamen prezentis la specifaĵojn de la lingvo tiomgrade, ke iuj studentoj serioze interesiĝis pri la lingvo kaj studis ĝin aliloke, ĉu en iu kurso ĉu en la reto. La plej multaj studentoj komprenis la prelegojn kiel aliron al aparta lingvistika mondo, al ili antaŭe plej ofte nekonata. Ĉar ili en sia profesia vivo laboros kiel instruistoj, tradukistoj, ĵurnalistoj aŭ simile, ili povos pozitive influi la sintenon al Esperanto, ĉu lerninte la lingvon aŭ ne.

1

Vidu ĉe http://www.uea.org/agadoj/instruado/pirlot.html la (iom malnoviĝintan) superrigardon.

IPR 11/19

— página 10 del PDF —

Ĉi-rilate mi mem spertis diversajn postajn efikojn, tute ne atendatajn. En unu el miaj prelegoj (1977) sidis studentino de lingvistiko, kies nomo por mi reaperis nur kelkajn jarojn poste, nome kiel respondeculino en la scienca eldonejo Akademie-Verlag en (orienta) Berlino, kiu eldonis mian libron pri planlingvoj (Blanke 1985). Ŝi ankaŭ partoprenis en unu el la interlingvistikaj simpozioj, kiujn ni okazigis por profesiaj lingvistoj de19791988. Do ŝi baze estis informita pri la temo kaj tre konvene kaj efike redaktis mian libron. Agado en universitataj medioj ne malofte iniciatas diplomlaboraĵojn aŭ aliajn universitatajn disertaciojn, eĉ doktorajn kaj (poste) habilitaciajn2. Alia ekzemplo: Antaŭ unu jaro min invitis profesoro pri romanaj lingvoj el Leipzig, ke mi kontribuu por festlibro, dediĉita al lia pli aĝa kolego el Berlino, kies disĉiplo li iam estis. Nu, je mia miro, la leipzig-a sciencisto klarigis al mi, ke li antaŭ longe ankaŭ frekventis miajn prelegojn, kio donis al li la ideon, ke mi ion verku por la festlibro. Mi tion faris (Blanke 2010a). Do, tiaj ekzemploj – kaj legantoj de IPR verŝajne povus prezenti similajn – montras, ke nia laboro ne estas vana, eĉ se ne tuj videblas rezulto. 2.2 Aparte gravas proponi al aparte kapablaj esperantistoj konvenan agadmedion (aranĝoj kun prelegoj, ebloj publikigi, esplori ktp.). Ankaŭ la legantoj de IPR verŝajne konas personojn, kiuj estis tre promesplenaj, sed post mallongdaŭra aktivado senspure malaperis. Unu el la kialoj de ilia malapero certe estis, ke ni ne kapablis doni la konvenan, por ili fascinan agadmedion, kiu estis pli forta ol aliaj logaĵoj. Ni do kreu agadmediojn, kiuj kapablas teni ineresajn kaj agemajn homojn. Mi donu du ekzemplojn: 2.2.1 Dum la lasta tempo mi konatiĝis kun tia agadmedio, kiu ŝajnas al mi tre promesplena: Junaj homoj, kun specialaj kapabloj pri komputiloj, la Interreto kaj entute pri la modernaj elektronikaj iloj, kolektiĝis en la 2

Habilitacia disertacio en kelkaj landoj de Eŭropo estas dua doktora disertacio, kiun necesas verki se oni intencas fariĝi universitata docento aŭ profesoro. Almenaŭ en germanaj universitatoj principe nur habilitaciintoj (ankaŭ ‘habilitiĝintoj’) rajtas prelegi, verki ekspertizojn pri alies doktoraj kaj habilitaciaj disertacioj ktp. Vidu la katalogojn de Edward Symoens (1989; 1995) kaj liston ĉe http://www.edukado.net/biblioteko/diplomlaborajhoj. Ankaŭ en la „Informilo por Interlingvistoj” (IpI) mi regule publikigas materialojn pri universitataj laboraĵoj kaj aktivaĵoj.

IPR 11/110

— página 11 del PDF —

organizaĵo E@I (Edukado ĉe Interreto). La tradicia Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), kiu la unuan fojon estis organizita ĝuste de tiu juna fakularo kaj okazis 18.-21.11.2010 en la slovaka urbo Modra Harmónia (ĉe Bratislavo), postlasis al mi tre pozitivajn impresojn (vidu la raportojn en la revuo Esperanto 104 [2011] 1:10, kaj la materialon en la reto.)3 Jen fake kapablaj junaj homoj trovis sian agadmedion, kiu ne nur estas fascina por ili, sed ankaŭ aparte grava kaj dezirata por Esperanto kaj ĝia komunumo. Necesas plenforte subteni tiun agadon. 2.2.2 Alian ekzemplon prezentas la leĝe registrita komunutila (pro scienco) germana Gesellschaft für Interlinguistik, GIL (Societo pri interlingvistiko), kiu fondiĝis en 1991 en orienta Berlino, utiligis spertojn akiritajn en GDR (vidu Blanke 2006) kaj ekagis laŭ la novaj kondiĉoj en la unuigita Germanio. En novembro 2010 tiu interlingvistika organizaĵo okazigis sian 20-an konferencon. GIL sukcesis arigi kaj fake aktivigi tutan gamon da kompetentaj kaj interesitaj homoj. Dum tiuj dudek jaroj GIL eldonis 17 volumojn kun konferencaktoj (entute 2400 p. kun studoj de 67 diversaj aŭtoroj) kaj aperigis ĝis la fino de 2010 77 numerojn (sume 1344 p.) de la bibliografie orientita faka bulteno „Interlinguistische Informationen” (Interlingvistikaj informoj), fakte la germana „frato” de „Informilo por Interlingvistoj” (IpI). En GIL membras kaj aktivas fake spertaj kaj kapablaj homoj, kiuj en tiu organizaĵo trovis konvenan agadmedion (eblo partopreni konferencojn, prezenti prelegojn, havi seriozajn publikigaĵojn, interkontaktiĝi kun aliaj fakuloj, do fake kleriĝi ktp.). Kelkaj elstaraj membroj verŝajne ne agadus interlingvistike aŭ estus „malaperintaj” sen GIL (pri GIL vidu Blanke 2010b). Kun kontento eblas konstati, ke kelkaj membroj de E@I, kiuj konas la germanan, partoprenis en la aktivaĵoj de GIL.

3

Fakaj temoj kaj materialoj

Por reveni al la unua demando en la titolo, mi pledas por tio, ke ankaŭ en la kutimaj kursoj, aparte en universitatoj, oni ne limigu sin al la instruado de 3

Vidu: http://kaest.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php?n=Main. Enkonduko kaj la kompletan programon: http://kaest.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php?n=Main.El%C5% 9Dutejo (5.1.2011).

IPR 11/111

— página 12 del PDF —

la lingvo, sed donu bazajn sciencajn sciojn pri interlingvistiko kaj esperantologio. Se la kursoj estas pliriĉigataj per tiaj informoj kaj vidpunktoj, la kursanoj kapablos enordigi la fenomenon Esperanto en la socian, lingvopolitikan kaj lingvistikan kuntekstojn. Tio ĉe kelkaj kursanoj povus pliprofundigi la intereson pri Esperanto kaj, kiel per kelkaj supre montritaj ekzemploj, povus havi pozitivajn sekvojn, eĉ se ili ne aktiviĝus movade. La kursanoj ankaŭ konatiĝus kun gravaj argumentoj, baziĝantaj sur sciencaj esploroj. Malsamamplekse kaj laŭ la nivelo de kursanoj oni povus trakti i.a. jenajn temojn: – aspektoj de la internacia lingva komunikado (laŭ vidpunktoj historia, aktuala, politika, ekonomia, jura, komunikteoria, informadika, psikologia ktp.) – lingvo-imperiismo, lingvaj rajtoj, lingva justeco – lingvo-politiko de UN kaj de EU – lingva bunteco de la mondo kiel konservinda valoro – klopodoj superi la lingvan barieron – „artefariteco” kaj lingvoj, konscia interveno de la homo en lingvo-evoluoj, lingvoplanado – tipologio de universalaj lingvoj – lingvistika karakterizo de E-o laŭ esperantologiaj kriterioj (i.a. laŭ lingvokompara metodo, kie eblas kaj konvenas). – kelkaj strategie aparte gravaj temoj, i.a. lingvoŝanĝo/lingvo-evoluo de Esperanto, E-o kiel arta esprimilo [lingvo kaj kulturo], E-o kiel faklingvo, kialoj de la relativa sukceso de E-o ktp. – aplikosferoj – strukturo, historio kaj aktualaj tendencoj de la lingvo kaj de ĝia lingvokomunumo – la scienca trakto de planlingvoj: temoj, metodoj, bazaj verkoj, bibliografioj, institucioj. Kompreneble leviĝas la demando, de kie preni la materialon. Jam ekzistas sufiĉe da fakaj libroj, kiuj estas registritaj en bazaj bibliografioj (ekz. vidu http://www.interlinguistik-gil.de/bibliogr.html 5.1.11). Multo haveblas ĉe la Libroservo de UEA. Pri la fontoj de materialoj mi kompilis superrigardon (Blanke 2003). La eldonoj de „Informilo por Interlingvistoj”, bulteno, kiu regule aperas ekde 1992 kvarfoje jare kaj

IPR 11/112

— página 13 del PDF —

haveblas ĉe la C.O. de UEA4, informas pri novaj fakaj materialoj. Mi rekomendas ĝin al science interesitaj instruistoj kaj kursgvidantoj. Tre utilajn materialojn oni trovas ankaŭ ĉe www.edukado.net (aparte sub la rubriko „biblioteko”). Interlingvistike kleriĝemaj instruistoj eble ankaŭ konsideru partoprenon en la Internaciaj Interlingvistikaj Studoj, kiujn dum pli ol jardeko gvidas Ilona KOUTNY en la Adam Mickiewicz-Universitato de Poznań. Ekzistas kontrakto pri kunlaboro kun ILEI (http://www.staff .amu.edu.pl/~interl/index.html 5.1.11). Eble por la estonteco estus bone havi iun antologion de bazaj tekstoj, dediĉitan por la kursgvidantoj. Literaturo BLANKE, Detlev (1985): Internationale Plansprachen. Eine Einführung. Berlin: Akademie-Verlag, 408 p. (baza verko pri internaciaj planlingvoj) – (2003): Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al la faka literaturo. (EsperantoDokumentoj 39E). Rotterdam: UEA, 40 p. – (2006). Interlingvistiko en GDR. En: Kjunnap, A./Lefel’dt, V./Kuznecov, S.N. (2006, Eld.): Mikrojazyki, jazyki, inter’jazyki. In honorem professori Alexandro D. Duličenko. Sbornik v čest’ ordinarnogo professora Aleksandra Dmitrieviča Duličenko. Tartu: Universitas Tartuensis, [576 p.], p. 502-512. – (2009): Pri Esperanto kaj interlingvistiko en Humboldt-Universitato (Berlin). Kelkaj personaj spertoj. En: Informilo por Interlingvistoj 18 (2009)1 (68), p. 4-8. Vidu ankaŭ: http://edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=53\&s=f575018541eef2 824fdf5966cec6c23f (5.1.11) – (2010a): Sprachwandel im Esperanto – gezeigt an Beispielen aus der Lexik. En: Kristin Reinke, Carsten Sinner (Eld:): Sprache als Spiegel der Gesellschaft. Festschrift für Johannes Klare zum 80. Geburtstag. München: Anja Urbanek (290 p.), p.51-77. (Pri lingvo-ŝanĝo/lingvo-evoluo de E-o) – (2010b): Kiel organizi interlingvistikan agadon? Kelkaj spertoj de GIL. En: Detlev Blanke, Ulrich Lins (2010, Eld.): La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin. Rotterdam: UEA [901 p.], p. 241-256. SYMOENS, Edward (1989): Bibliografio de universitataj kaj altlernejaj diplomverkoj, disertacioj kaj tezoj pri Esperanto kaj interlingvistiko. Rotterdam: UEA, 159 p. – (1995): Bibliografio de Disertacioj pri Esperanto kaj Interlingvistiko. Rotterdam: UEA. (Kompletigo al Symoens 1989), 63 p.

4

Ekde 1997 la kajeroj estas rete konsulteblaj: http://esperantic.org/en/communications/ipi/archive (5.1.2011).

IPR 11/113

— página 14 del PDF —

Pri la leksika sistemo de Esperanto de Michel DUC GONINAZ (Francio, michelduc@aliceadsl.fr) La 15-an de decembro 2010 tutpaĝa reklamo pri Esperanto aperis en la plej grava franca ĉiutaga gazeto. Inter la argumentoj, celantaj konvinki la publikon, estis ekzemploj pri la leksika strukturo de la lingvo, inter kiuj la plej kontestindaj patro/ patrino, ami/malami, fermi/malfermi. Oni povas dubi pri la efikeco de tia argumento. La kialo por lerni lingvon ĝenerale ne konsistas en admiro pri ĝia leksika sistemo. Sed la danĝero estas eĉ pli granda, se oni nutras lernantojn per tiaj argumentoj. Aŭ ili saĝe konkludos, ke E-o ne estas vera lingvo, se ĝi estas „logika” – kiel asertas iuj propagandistoj –, ĉar logiko ne estas lingva kategorio. Aŭ ilin logos la logikeco propra al la provoj de filozofiaj „lingvoj”, kaj ili disvolvos vortokreadon kaj eĉ lingvouzon senrilatajn kun la vere uzata Esperanto. Eble, anstataŭ la vorton vendi, ili uzos malaĉeti, aŭ malricevi anstataŭ sendi. Kiel en ĉiu ajn leksiko, la morfemoj de E-o estas arbitraj. Arbitraj estas ankaŭ ilia nombro kaj iliaj interrilatoj. La bildigo de la eksterlingva mondo estas organizita diverse laŭ la lingvoj, sed en neniu ĝi estas strukturita sistemece laŭ la principo de la sciencaj nomenklaturoj. La leksikaj unuoj prezentas do interpretojn de la socia sperto en semantikaj kampoj, loze organizitaj. Unu leksika unuo povas aparteni al pluraj tiaj kampoj. Ekz-e domo apartenas al la aro „loĝejoj” en la serio „domo, palaco, kabano, barako…”, al la aro „ejoj por diversaj funkcioj” en la serio „domo, kastelo, preĝejo, magazeno…”. La sola rimedo por iom strukturi la leksikon estas la eltrovo de signiferoj submorfemaj, kiuj povas informi pri la diferencoj inter samkampaj terminoj. Sed tiuj signiferoj, troveblaj en la difinoj de vortaro, ne estas aparte videblaj en la vortoformoj (Duc Goninaz 2008). Multaj aŭtoroj de lernolibroj volas kredigi, ke la leksiko estas kodigebla, kaj ke estas „logike” uzi vortojn, kiaj lernejo, registaro, necesejo kaj eĉ amindumi (se ne paroli pri la Zamenhofa pafilego!). La vero estas tute alia. La skemismo de E-o, ofte emfazata de la propagandistoj, signifas nur, ke por iuj vortoserioj nia lingvo imitis, sistemigis kaj plivastigis regulaĵojn,

IPR 11/114

— página 15 del PDF —

ekzistantajn en iuj aliaj lingvoj. Tiu reguleco evidentiĝas per la vasta uzado de derivaĵoj kaj kunmetaĵoj. Ne necesas substreki krome la grandan avantaĝon de la senŝanĝeco de la morfemoj. Sed tio ne signifas, ke la kunmetitaj elementoj liveras la sencon de kunmetaĵo, kiu estas tre ofte arbitra kaj konvencia. Zamenhof kaj la postaj gramatikistoj rimarkigis kaj akceptis, ke ne ĉiuj kunmetaĵoj estas „logikaj”, ke iuj povas esti nomataj „idiotismoj” aŭ „esperantismoj”: J. Wells (Wells 1978) donas la ekz-ojn de kamparo, vortaro, vagonaro, sed al la listo povas aparteni registaro, fervojo, terpomo, voĉdono, necesejo, amindumi, neforgesumino, kaj ĝi povas esti eĉ pli longa, ĉar la plej uzataj kunmetaĵoj estas fakte novaj leksikaj unuoj, kies sencon oni devas lerni, kaj por kiuj multaj lingvoj havas apartajn radikojn, ekz-e lernejo, preĝejo, tranĉilo k.a. Kiel prave rimarkigis Edmond PRIVAT (Privat 1957), „kiam oni diras mirinda oni ne pensas pri miri”. Obĵeteblas, ke multaj kunmetaĵoj estas senpere analizeblaj kaj konsekvence libere kreeblaj: manĝoĉambro probable ne bezonas difinon, diference de salono. Sed preĝejo ja bezonas difinon, same kiel templo, kaj terpomo bezonas difinon, same kiel pomo aŭ batato. Fingringo restos misteraĵo por iu, kiu nenion scias pri la mankudrado (kaj la franclingva dé estas multe pli simpla!). Ferindustrilaboristino estas rapide deĉifrebla malgraŭ sia komplekseco. Sed naftokrizo estas komprenebla, nur se oni akiris informojn pri la reala situacio, aludata per la vorto krizo. La arbitreco de la leksiko klarigas, ke vortoj apartenantaj al samaj semantikaj kampoj ne havas la saman strukturon, kaj tiu konstato ne bezonas la apogon de iu teorio pri laŭdira „gramatika” karaktero de la „radikoj”: la gurdata paro broso/ kombilo, la multaj paroj, kiaj salono/kuirejo, advokato/ juĝisto, neniel povas pravigi „gramatikan” pritrakton de tiu fenomeno, precipe se oni ekzamenas parojn, kiaj virtuozo/muzikisto, emerito/pensiulo, tajloro/ŝuisto, ruso/usonano, Usono/Rusujo, en kiuj la teorio pri la „gramatika karaktero” neniel povas aplikiĝi (Duc Goninaz 2009). La skemismo estis oportuna por la aŭtoro de la unua leksiko de Esperanto („La problemo [de vortaro] estas solvita!” ekkriis Zamenhof – laŭ la letero al Borovko –, sed malprave li konkludis, ke la derivitajn aŭ kunmetitajn vortojn „oni ne devas aparte ellernadi”) kaj restas tia ĝis certa grado por la lingvouzantoj, kiam temas pri serioj, kiuj en etnaj lingvoj prezentas elementojn de reguleco: ad-vortoj por agoj, in- kaj id-vortoj por animaloj, ist-vortoj por profesiuloj, mal-vortoj k.a., sed eĉ por tiuj aroj oni ne parolu IPR 11/115

— página 16 del PDF —

pri „logiko”, ĉar tre ofte enestas konvencio, „silenta interkonsento” pri la atribuota senco. Estas vere, ke la serio katido, ŝafido, ĉevalido, aprido… prezentas grandegan faciligon kompare kun la leksika sistemo de iuj lingvoj, kiuj ne vastigis tian regulecon. Estas vere, ke la „sufikso” isto estas oportuna en serio, kia seruristo, fizikisto, dentisto, pianisto k.a., por kiuj kelkaj aliaj lingvoj uzas plurajn diversajn sufiksojn pro kialoj ne-sistemaj. Sed, unue tio ne signifas, ke la rilato de pianisto al piano estas la sama, kiel la rilato de fizikisto al fiziko aŭ de dentisto al dentoj. Do, temas pri simpla konvencia oportunaĵo, ne pri iu „logiko”. Due, kredi, ke vorto estas pli facile lernebla, se ĝi estas kunmetita, estas psikologia eraro. Pri tiu eraro kulpas la adeptoj de „la bona lingvo”, kiu barus la vojon al specifaj terminoj, kondamnitaj kiel balastaj „neologismoj”. La regula kreiveco en Esperanto estas tre oportuna, kiam mankas vorto (se mi ne konas la vorton omleto, mi povas elpensi la proksimuman surogaton ovaĵo) aŭ kiam ni ludocele kreas netradiciajn kunmetaĵojn aŭ memstarigas sufikson („Ni ambaŭ umis kun ŝi, do ni estas boamikoj”). La tendenco krei novajn terminojn surbaze de pure E-lingvaj elementoj estas certe normala. Pri tio atestas la venko, post ioma hezito, de komputilo kaj televido super pli „internaciaj” konkurencaj formoj. Sed la konservativuloj devas akcepti, ke por tiu venko ni devas agnoski modifon de la antaŭa senco de komput kaj la prefiksan statuson de tele. Kaj tio ne pravigas la gurdatan argumenton, laŭ kiu la kunmetitaj vortoj estas pli alireblaj por ne-eŭropaj lernantoj aŭ lingvouzantoj, ol la t.n. „neologismoj”, kiuj konsistigas ian „okcidentan dialekton” avantaĝe al la eŭroplingvanoj. Adeptoj (eŭropaj!) de la „bona lingvo” proklamis sian zorgon por la „koreaj komencantoj”. Sed lernanto de E-o, egale ĉu franca aŭ korea, ekuzas kaj pluuzas la vorton lernejo, lerninte ĝin kiel leksikan unuon, ne post instruista demonstro, ke ĝi estas kunmetita aŭ derivita (tiu eco interesas la lingvistojn, ne la lingvouzantojn). Ni uzas ĝin ne pro „logiko”, sed pro respekto al tradicio, necesa al relative stabila uzado de la lingvo dum longa tempo. La argumento, laŭ kiu pliriĉigo de la leksiko malavantaĝas la neeŭroplingvanojn, estas iom duba. Demandu korelingvanon, ĉu la vorto gastejo estas pli facila por li, ol hotelo. Demandu hungarlingvanon, ĉu lernejo estas pli facile memorebla, ol estus skolo. Inverse, se mi eklernas la hungaran per normala metodo, mi akceptas sendiskute la tre utilan vorton rendőrség, kiu efektive estas unuleksema en Esperanto („polico”) kaj en multegaj aliaj lingvoj. Nur se mi interesiĝas pri lingvoanalizo, mi malkovros, ke ĝi IPR 11/116

— página 17 del PDF —

konsistas el radiko kaj du sufiksoj. Nur la esperantistaj propagandistoj agas inverse kaj senhonte deklaras, ke ejo, kie oni preĝas estas preĝejo, ilo, per kiu oni tranĉas estas tranĉilo, ujo por rusoj estas Rusujo, aro da istoj, kiuj regas, estas registaro, vojo el fero estas fervojo, doni voĉe estas voĉdoni kaj similaj infanecaj rebusoj (laŭ la esprimo de kritikinto de E-o en la komenco de la 20-a jarcento). Kiel ĉiuj esperantistoj – koreaj kaj alilandaj – mi tre ofte uzas la vorton malvarma, sed ne venas al mia konscio, ke ĝi signifas „la malon de varma”. La vorton malvarma mi akceptas pro tradicio kiel sinonimon de frida, kiel ekvivalenton de froid, kalt, hideg, zimny k.a. en aliaj lingvoj, neniel kiel „logikaĵon”. Oni rajtas diri, ke la plej oftaj kunmetaĵoj de Esperanto estas pravigeblaj tiom, kiom ili samvaloras, kiel simplaj radikoj en iuj aliaj lingvoj (lernejo = école, Schule, iskola k.a.) aŭ en Esperanto mem: voĉdoni = baloti, neforgesumino = miozoto. La derivaĵoj kaj kunmetaĵoj bone funkcias en nia lingvo, same kiel en la aglutinaj (kaj eĉ aliaj) lingvoj. Oni devas nur atenti la eblan venĝon de la subkonscio kontraŭ la nekonscio. Se iel reaperas la rilato inter samradikaj vortoj, la risko de eraro minacas: la kunsidoprezidanto deklaras ĉe la fino de la kunsido, ke li malfermas ĝin. La konsekvencoj estas pli gravaj, se stiranto perceptas rilaton inter dekstre kaj maldekstre, kaj estus certe prudente trovi leksikan rimedon por rompi tiun rilaton. Maŝino, kiu uzas kodon, ne spertas tiajn riskojn, unue ĉar ĝi estas maŝino kaj krome ĉar ĝi ne uzas veran lingvon. La komuna, vastasenca „sufikso” -an estas tre oportuna por nomi la loĝantojn de iu urbo, regiono, lando, regno ks., anstataŭ lerni la diversajn formojn, ekzistantajn en multaj lingvoj (ekz. en la franca: Berlinois, Londonien, Madrilène, Moscovite, Français, Espagnol, Andorran!). Se la propagandistoj dirus nur tion, ili ne blufus, kaj mi ne vidus kialon, por ilin kritiki. Sed tiaj oportunaĵoj ne povas transformiĝi en gramatikaĵojn kaj nuligi la arbitrecon de la lingvaj signoj. Oni ne povas eviti la konfliktojn inter la lingva sistemo kaj la eksterlingva mondo. Diri, ke ekzistas du kategorioj de landonomoj (Usono/Rusujo) signifas, ke oni kreis artifike iun aron („la landonomoj”), kiu ne ekzistas en nia lingva sistemo. Same, nia lingvo ne havas signon por la aro „homoj” (tial ekzistas juĝistoj kaj advokatoj, laboristoj kaj emeritoj), nek eĉ por la seksa diferenco (tial krom la multaj -ino-vortoj ekzistas ankaŭ damoj, matronoj, amazonoj kaj meretricoj), nek por la aro „partoj de loĝejo” (tial estas kuirejo, dormo-

IPR 11/117

— página 18 del PDF —

ĉambro kaj kelo) aŭ kulinariloj (tial estas kulero kaj tranĉilo, kaserolo kaj kribrilo), nek eĉ „partoj de korpo” (ĉar la birdoj havas piedojn, kapon ks, sed ankaŭ flugilojn). Tial estas broso kaj kombilo, evidente ne pro iu gramatika kriterio, kiu ne funkcias kaj kiun oni evidente ne povas preteksti por la terminoj rilataj al landoj kaj loĝantoj: neniu „gramatika” leĝo malpermesas diri, ke „*kelkaj francanoj loĝas en Usonujo”5: laŭ la fama teorio, kiu pretendas klarigi la misterojn de la derivado, „franc” kaj „uson” apartenas al la sama kategorio „substantivoj”, tiel ke la mistera misteorio povas nenion klarigi. Nur la semantiko, ne la gramatiko, eĉ malpli la eksterlingva „logiko”, decidas, ke Uson apartenas al alia kategorio, ol rus, same kiel komb apartenas al alia kategorio, ol bros. Paroli pri frato, fratino kaj gefratoj estas tre oportune kaj eble ŝpare el mnemonika vidpunkto. Sed oni konsciu, ke fratin ne estas iaspeca frat, kiel atestas la lingvaj formoj de tiuj du konceptoj en multegaj lingvoj. Konfuzi tiun konvencian oportunecon kun logiko estas erare. Uzi tian argumenton por propagandaj celoj estas mistrafe. Bibliografio Duc Goninaz, Michel (2008): Manĝi marmeladon sur fotelo ne estas facile aŭ: pri kelkaj problemoj de semantika strukturado, En: La Ondo de E-o, n°12, p.18-19 Duc Goninaz, Michel (2009): Szerdahelyi kaj la „gramatika karaktero de la radikoj”. En: Abunda fonto, Memorlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi (red. I. Koutny). Poznań: ProDruk & Steleto, p.166-177 Privat, Edmond (1957): Esprimo de sentoj en Esperanto (3-a eld.). Den Haag: IEI. Wells, John (1978): Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. Rotterdam: UEA.

Karaj KER-ekzamenoj Fulmintervjuo kun Katalin KOVÁTS, respondeculo de la UEA-ITK-ekzamenoj

IPR: Belan KER-an jaron al vi. Ni ĵus eksciis, ke unu el la meritoj, pro kiuj oni elektis vin la ‘Esperantisto de la jaro 2010’, estas via laboro por la enkonduko kaj organizado de la KER-ekzamenoj. Kiel vi povas resumi la unuajn du jarojn? 5

„Asterisko” en PIV estas signo kun la formo de steleto (*), uzata i.a. por indiki en lingvistiko (antaŭ vorto aŭ frazo) neatestitan aŭ neakcepteblan formon. – NdlR

IPR 11/118

— página 19 del PDF —

KK: Ni multe kaj persiste laboris kaj laboras por disvastigi la informojn kaj klarigi pri la graveco kaj valoro de tiuj ekzamenoj, kaj la rezulto montras pozitivan kreskon de interesoj. En 2009 ni havis 126 ekzameniĝintojn kaj en 2010 estis 158 kandidatoj. IPR: En kiuj landoj la ekzamenoj estas la plej popularaj? KK: Brazilo (51), Francio (35), Germanio (29) kaj Pollando (28). IPR: Ĉu tiuj ekzamenoj ne estas konkurenco por la UEA-ILEI-ekzamenoj? KK: Ne, ili ĝuste kompletigas unu la alian. La KER-ekzamenoj estas ŝtate agnoskataj kaj mezuras nur lingvajn kapablojn, dum la ILEI-ekzamenoj estas movadaj kaj traktas ankaŭ kulturajn kaj movadajn konojn. IPR: Ŝajne ankaŭ en la prezoj montriĝas diferenco. KK: La KER-diplomo kaj ĝia agnosko estas ekstermovada, ankaŭ la prezo ne povas resti movada, kvankam ĝi restas sub la merkata nivelo. IPR: Ĉu la landaj ekzamencentroj ne ĵaluzas pri ĝi? KK: Laŭ niaj spertoj ne, eĉ kelkaj komencas kunlabori, kiel ekzemple la Itala Instituto de Esperanto, kies membroj mem ekzameniĝis kaj komencis ekvivalentigi la nivelojn de la du sistemoj. Danke al komuna seminario ili eklaboris por integri la KER-ekzamenojn en sian sistemon. IPR: Kaj kio pri francoj? Ĉu la nova franca ministeria dekreto signifos novajn perspektivojn por la KER-ekzamenoj? KK: Teorie jes, povus, sed devas pasi jaroj ĝis oni per efika varbado kaj informado sukcesos diskonigi la fakton, ke ankaŭ Esperanto povos roli kiel egalranga fremda lingvo kaj akceptiĝi por la novaj francaj dungiĝpostuloj. Tamen neniam eblos superi la hungarajn ciferojn, 5000 ekzamenoj jare estas nekredebla rekordo. Ĉiuokaze jam ekĝermis ideoj kaj ni kunlaboras kun francoj pri kelkaj komunaj projektoj. IPR: Kiel oni rilatas al la ekzamenoj ekster Eŭropo? KK: Ankaŭ tie estas intereso, la belaj, kvarlingvaj (E-o, angla, germana kaj franca) diplomoj estas allogaĵo por alikontinentanoj. Sufiĉas rigardi la ĉampionon, Brazilon. Sed ni havas pruvon ankaŭ pri tio, ke usona universitato donis kreditojn por nia diplomito. Venis jam kelkaj petoj el

IPR 11/119

— página 20 del PDF —

Afriko kaj ni esperas, ke ankaŭ en Azio montriĝos pli vigla intereso, ĉar la KER-sistemo pri aliaj lingvoj estas aplikata ankaŭ en pluraj aziaj landoj. IPR: Kiel azianoj povus pagi tiujn kotizojn? KK: Kvankam la budapeŝta instituto pagigas al UEA por ĉiu kandidato la saman kotizon, ni aplikas kiel bazon la laŭlandan kotiztabelon de UEA. Tiel ni atentas pri la diferencoj de la vivniveloj, sed tio signifas, ke UEA devas kompletigi la ekzamenkostojn de la B-landaj kandidatoj. Ni provas trovi ankaŭ subtenantojn. IPR: Ĉu eblas trapasi la ekzamenojn en ĉiuj landoj? KK: Teorie jes, sed la ekzamenojn ni organizas tie, kie samtempe antaŭvideblas granda kvanto de kandidatoj; dum UK-oj kaj aliaj internaciaj aranĝoj. Jare estas 5-8 sesioj, kelkfoje paralelaj en du kontinentoj. Iom post iom ni alvenos ĉien, kie estas signifa intereso. Sed ne forgesu, ke pasis nur du jaroj, kaj ni jam havis kandidatojn el 38 landoj, el ĉiuj kontinentoj. IPR: Por kiu valoras ekzameniĝi? Kiu bezonas KER-diplomon? KK: Unue, bezonas ĝin la komunumo mem, por montri al la ekstera mondo, ke ni estas pli ol simpla hobia movado, ke ni flegas altnivele nian lingvon, kiu estas agnoskita ĉe la Konsilio de Eŭropo. Due, instruistoj, studentoj nepre akiru ĝin, ĉar ĝi vere estas oficiala dokumento, utila por labor- kaj studoceloj. Kaj trapasu ĝin ĉiuj, kiuj volas plenumi postenojn en la movado, volas pruvi al siaj mokantaj najbaroj kaj familianoj, ke Esperanto estas vera lingvo! IPR: Ĉu vi povas mencii kelkajn gravulojn, kiuj jam trapasis la ekzamenon? KK: Principe ni ne faras tion, sed mi petis konsenton de la koncernuloj, do, mi respondu. La unua kandidato estis Ranieri Clerici. Ekzameniĝis ekz. akademianoj F. Lo Jacomo kaj C. Minnaja, el la ILEI-respondeculoj D. Charters kaj M. Grosjean kaj pluraj landaj sekciestroj; niaj artistoj: G. Handzlik kaj M. Bronŝtejn, ESF-estraranoj Mark Fettes kaj G. Goodall, profesoroj kiel F. Pennacchietti kaj N. Minnaja, multaj el la teamo E@I kaj junuloj de TEJO, ankaŭ S. Ó Riain, K. Tytgat, aktvuloj de UEA kiel M. Lipari kaj J. A. Vergara kaj en februaro ekzameniĝos pluraj dungitoj de la Centra Oficejo… IPR: Mi estas konvinkita. Sekvaj ebloj?

IPR 11/120

— página 21 del PDF —

KK: La 12an de februaro en Roterdamo, paske en MIRE en Sète (FR) kaj PSI (DE), TAKE en Brazilo, dum la UK en Kopenhago, Kongreso de italoj (Torino) kaj hispanoj (Madrido) kaj certe aliaj. Informiĝu pri ĉio ĉe www.edukado.net aŭ ĉe katalin@ikso.net. Bv. spekti ankaŭ la intervjufilmon pri al KER-sistemo ĉe: http://www.ipernity.com/ doc/edukado.net/9867410.

Instruado de Esperanto en lernejoj de Renato CORSETTI (Italio, renato.corsetti@gmail.com) Instrui Esperanton en la E-klubo ĉiu kapablas kaj ĉiu faras, eĉ se li aŭ ŝi ne kapablas. Mi mem tra la vivo renkontis multegajn homojn, kiuj gvidis kursojn en siaj kluboj, eĉ se por ili ne estis ankoraŭ klare ĉu instrui estas necese aŭ necesa. Certe oni povas kaj devas okupiĝi pri tiuj instruantoj kaj pri tia instruado, sed mi pensas, ke ILEI devas ĉefe okupiĝi pri instruado en lernejoj. Ĝi estas instruista asocio, ĉu ne? Cetere la instruado en lernejoj estas la vera mezurilo de la rekono fare de la socio al Esperanto. Tiucele, mi pensas, ke la Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto (ALIE) meritas pli da atento fare de ILEI, kaj devus laŭeble iĝi integra parto de la labor-grupoj de ILEI. Ĉi tiu labor-unuo, fondita en 2006, kun celo progresigi la lernejan instruadon de E-o, unue en Eŭropo, sed poste – laŭ la akiritaj spertoj – ankaŭ en la tuta mondo, havas propran strategian planon, el kiu mi citos pecojn: I.) Ni devas atingi, ke almenaŭ en du-trionoj de la eŭrop-uniaj kaj eŭropaj landoj estu minimume po 1-5 bazgradaj lernejoj, kie oni instruas E-on, kiel unue lernendan, fremdan pontolingvon kaj kapabloevoluigan lernobjekton. II.) Ni devas atingi, ke almenaŭ en du-trionoj de la eŭrop-uniaj kaj eŭropaj landoj estu minimume po 1-5 mezgradaj lernejoj, en kiuj Esperanto IPR 11/121

— página 22 del PDF —

estas aplikata kiel relative facile alproprigebla ilo de interkultura kaj multlingva dialogo. III.) Ni devas atingi, ke almenaŭ en unu-triono de la eŭrop-uniaj kaj eŭropaj landoj estu minimume po 1 universitato aŭ altlernejo, kie okazas instruado de Esperanto. IV.) Ni devas atingi, ke almenaŭ en unu-kvarono de la eŭrop-uniaj kaj eŭropaj landoj estu minimume po 1 universitato aŭ altlernejo, kie okazas trejnado de Esperanto-instruistoj. V.) Ni devas atingi, ke la menciitaj bazlernejoj, mezlernejoj, skoltaj/ pioniraj taĉmentoj, aliaj junularaj organizaĵoj, altlernejoj kaj universitatoj aktive, kree kunlaboru inter si. Tio ŝajnas al mi la perfekta programo por ILEI, cetere ĝi estas ankaŭ precize mezurebla. En kiom da lernejoj oni instruas E-on en Estonujo? Se en neniu, la pozicio de ILEI estas malbonega, se en 5, la pozicio de ILEI estas bonega. Sufiĉas prezenti tiun laŭlandan statistikon kaj ĉiu povus kompreni mem eĉ sen bezono pri estrara raporto. Kontaktpersono de ALIE estas d-ro Lajos MOLNÁR (Hungario): ludoviko@t-online.hu. La nomo de ilia diskutlisto estas: esperanto-enlernejojn@ googlegroups.com. Alia kampo kunligita kun la ĉi-supra, sed iom pli teoria, estus agado por proponi en ĉiu lando leĝan kadron rilate al Esperanto en la lernejoj. Nun estas klare, ke en la plejmulto de la landoj oni eĉ ne rajtas informi infanojn en lernejoj pri la ekzisto de E-o. Mi kredas, ke kun malsamaj petoj laŭ la landaj ebloj, oni devus provi imiti la brazilajn samideanojn, kiuj zorgas pri leĝpropono, kiu permesus instrui E-on en brazilaj lernejoj. Tio ne signifas, ke ni sukcesus en multaj landoj, sed almenaŭ firmigus la konscion pri la bezono pri tio. Ke ĉio ĉi eblas, pruvas unu homo, Penny VOS en Aŭstralio. Penny estas instruistino kaj esperantistino, sed ŝi estas ekstreme konvinkita pri kelkaj aferoj. Unu el tiuj aferoj estas ke ankaŭ nur unu homo, kiu vere deziras tion, povas ŝanĝi la mondon. Pri tio atestas la frazo, kiun ŝi uzas kiel devizon: „Neniam dubu, ke malganda grupo de pensantaj, dediĉitaj civitanoj povas ŝanĝi la mondon. Vere tio estas la sola ŝanĝofaktoro, kiu ŝanĝis ĝin.”

IPR 11/122

— página 23 del PDF —

Unu alia afero estas tiu, kiun oni rimarkas legante ŝiajn materialojn en www.mondeto.com. Ŝi pensas, ke E-o estas io por la neesperantistoj, por la normala mondo, por la lerneja mondo en Aŭstralio, kaj al tiuj ŝi parolas. Ankaŭ Zamenhof estis konvinkita pri la sama afero kaj faris la samon. Ŝi sukcesis praktike sola (kompreneble pluraj esperantistoj kunlaboris) starigi unu programon „Parole al la Tuta Vasta Mondo”, kiu estas laŭ ŝi „integrita LOTE (lingvo krom la angla) kaj Interkulturaj Studoj por Elementaj Lernejoj en Aŭstralio”. Ĉi tiu rimedo kapabligas ĝeneralajn elementajn instruistojn instrui al siaj lernantoj funkciantan lingvon krom la angla sen antaŭa trejnado. La libro kun tiu titolo enhavas 40 esencajn lecionojn pri gramatiko kaj bazaj lingvaj scioj, kunmetitajn kun lingvolernadaj lertoj kiel vort-konstruado kaj analizo, kaj vortaraj lertoj. Estas ankaŭ multegaj ekzercadaj ludoj kaj kreaj aplikaj agadoj kaj semajnaj interkulturaj fokusoj kiuj kuraĝigas konscion pri tutmonda unueco kaj diverseco. Ĉi tiuj agadoj inkluzivas 22 kantojn kun MP3oj, 40 ŝercojn, kaj 70 ludojn kun variadoj por plifortigi la lernadon tra la tuta kurso. Orientiĝa informo kaj agadoj por gepatroj kaj lernantoj faciligas la fruan komprenon kaj akcepton de la programo. Sed la vera afero, kiu surprizas onin, estas la fakto, ke ŝi daŭre parolas al la neesperantistoj, al aŭstraliaj lingvistoj, al aŭstraliaj politikistoj, al aŭstraliaj lernejaj direktoroj kaj instruistoj. Rigardu ŝian www.mondeto.com kaj la kunligitan blogon por konvinkiĝi. Ŝi ankaŭ rikoltis pli ol unu sukcesojn. La libro finfine aperis en la lasta aprilo kaj nur tiam povis komenciĝi la reklamado pri ĝi. Aliflanke la lerneja jaro en Aŭstralio komenciĝas februare. Do, unu lernejo aĉetis la materialon kaj komencis instrui en la dua semestro, tio estas en oktobro. 7 aliaj lernejoj aĉetis la libron por uzi ĝin, sed ne volis komenci jarmeze. En la nova jaro ni vidos. La plej bela atingo estas la adopto de la programo fare de Sutherland Montessori School. La estro neniam aŭdis pri la lingvo antaŭ aprilo, sed nun li tute konvinkiĝis, ke ĝi bonas, kaj ke indas instruado en Montessori lernejoj ĉie. Ankaŭ du aliaj instruistoj en tiu lernejo estas tute konvinkitaj, do la etuloj jam komencis la lernadon kaj la junuloj komencos baldaŭ. La estro jam ankaŭ aranĝis specialan prezentaĵon por inviti aliajn lernejestrojn aliĝi al la programo. Membroj de ILEI, en kies lando estas pli ol ok lernejoj interesiĝantaj pri instruado de Esperanto, rajtas ĵeti al mi la unuan ŝtonon. Mi indikis nur tri ekzemplojn de eblaj agadoj, kiujn ILEI povus subteni aŭ provi internaciigi, kaj kiujn la membroj de ILEI devus koni pli bone.

IPR 11/123

— página 24 del PDF —

Epokfara lernopakaĵo recenzo de Stefan MACGILL (Hungario, stefan.macgill@gmail.com) Esperanto por Lernejaj Klasoj, studentaj kajeroj kaj instruistaj gvidiloj, volumoj 1 (164 p) kaj 2 (178 p). Aŭtoro: Josias Barboza; eld. Unio Planeda kaj Brazila E-Ligo, 2008 kaj 2010. Kajero 2: ISBN 978-85-60335022-2 kaj 03-9. Prezo ĉe UEA: €18 por ĉiu kajero (inkluzive de sondisko). Jen grandformataj plenkolore ilustritaj cellingvaj kajeroj, kiuj ofertas ampleksan kaj modernan aliron al lingvo-lernado laŭ paroliga kaj situacikomunika maniero. Kajero unu atingas la KER-nivelon B1, la dua kajero B2. Kajero 1 prezentas lecionojn 1-25 kaj la dua 26-44. Gramatika resumo troviĝas komence de ĉiu kajero. Kvin simboloj uzatas tra la verko por indiki la aktiveco-specon: Esplori, legi, studi Aŭdi, atendi Konversacii Novaj vortoj Verki, fari skribajn ekzercojn La unuaj lecionoj prezentas salutojn kaj ĝentilaĵojn – tiel ke klasanoj povu tuj ekparoli la lingvon interage. Ĝi tion faras ne timante kompleksecon – tie vi vidas refleksivon, adverbojn, akuzativon, akordigon, imperativon. Ĉio sen gramatika klarigo – sufiĉas prizorgi tion en postaj paŝoj. Laŭdinde aperas tie komence la modela frazo: „Kion signifas ‘bildo’?” tiel ke kaze de uzo de nekonata vorto lernanto ne devas tuj regresi al nacia lingvo por peti klarigon. Kiel konvenas al la aliro, dialogoj abundas, kaj la situacioj estas buntaj, praktikaj kaj interkulturaj, prezentante ankaŭ specifaĵojn de la Esperanta kulturo, kun poemoj, kantoj kaj tekstoj pri la vivo de Zamenhof. La dialoga emfazo signifas, ke ni renkontas la parolatan lingvon, eĉ se en leg-aŭskulta formo. Feliĉe, kun la kajeroj oni ricevas sondiskojn kun la tekstoj laŭtlegataj de internacia teamo. Tiu disko ludeblas ĉe diskludiloj kaj komputiloj. La kajeroj estas alloge kaj plenkolore ilustritaj, kun bona spacigo de la materialo. Kelkloke la aliro fariĝas preskaŭ bildvortareca, kio utilas por

IPR 11/124

— página 25 del PDF —

profundigi la vort-trezoron, sed riskas iom tro substantiv-dependigi la tuton, feliĉe sur p. 86 de la dua kajero ni vidas serion da bildoj, kiuj prezentas agojn.

La teamo, kiu pretigis la akompanan sonmaterialon. (Josias Barboza estas en la suba vico, la dua de maldekstre) Atentindas la konciza verbo-resumo sur p 69 de la dua kajero. Similaj bonaj resumoj troviĝas pri prepozicioj, korelativoj, afiksoj kaj proverboj. La libro, kvankam situacia, ne timas eksplicite prezenti gramatikon – kiel cetere ĉiam pli faras tiutipaj lerniloj en aliaj lingvoj. Unu strangaĵo estas la nenorma uzo de punkto por apartigi prefiksojn, kio ja faciligas la analizon kaj komprenon de kunmetitaj vortoj, tamen ĝi enkondukas ne-Esperantan elementon. Kajerofine aperas listigo de ĉiuj laŭpaĝe enkondukitaj vortoj kun spacoj, kie lernanto povos enskribi la nacilingvajn tradukojn. La kajeroj por instruistoj reproduktas plene ĉiun paĝon el la studenta kajero, iomete malpli grande skaligita, tiel ke gramatikaj atentigoj aŭ uzkonsiloj prezenteblas marĝene. Por vidi specimenajn paĝojn kaj aliri apogajn materialojn, kiel murbildoj kaj ekzercaroj, vizitu www.lernejajklasoj.net/servoj.php.

IPR 11/125

— página 26 del PDF —

Pro la profesieco kaj amplekso, kursanoj en libervolaj kursoj en multaj mondpartoj malfacile eltenos la kostojn. Sed en oficialaj kursoj kadre de subvenciataj transnaciaj projektoj, la kosto por ĉi tia inda lernmaterialo fariĝas pagebla kadre de la projekta buĝeto. Eĉ preskaŭ antaŭkondiĉo por tiaj projektoj, kaj niaj deziroj pri pli vasta oficialigo de E-instruado, estas la kapablo montri tiunivelan lernpakaĵon, kiu egalas la nivelon kaj aliron troveblan ĉe aliaj lingvoj. ILEI antaŭ kvin-ses jaroj ricevis proponon eldoni la verkon, sed pro la tiama manko de organizaj kaj financaj fortoj ĝi devis kun bedaŭro rezigni. Aparte ĝojige estas konstati, ke aliaj eldonebloj troveblis, ĉar ĉi tiu verko signife kontribuas al la kvalito de nia lernopropono. Vidu bonajn prezentojn de la kajeroj en la biblioteko de edukado.net ĉe ‘Katalogo’. Pli ampleksa prezento aperos ankaŭ en nia hejmpaĝo.

Lingva lojaleco kaj E-o: okazintaĵo en Novjorko de Humphrey TONKIN (Usono, tonkin@hartford.edu) Inter la diversaj aranĝoj, kiuj markis la 15-an de decembro, Zamenhoftagon 2010, estis simpozio en Novjorko organizita de la tiea oficejo kaj laborgrupo de UEA. Kelkaj ĵurnalistoj ĉeestis kaj unu-du poste verkis raportojn pri la afero, apenaŭ rimarkitajn de la esperantistoj. Ĉeestis ankaŭ juna studentino, kiu, interesiĝinte pri Esperanto kaj preparante kursan eseon pri la temo, kuntrenis la patrinon – kiu, tuthazarde, estis ĵurnalistino ĉe la ĵurnalo New York Times. La patrino estis ravita de la simpozio, kiu malfermis al ŝi tute novan perspektivon pri movado, kiun ŝi antaŭe apenaŭ konis. Ŝi decidiĝis verki artikolon, kiu tuj aperis en blogo de New York Times kaj poste viruse disvastiĝis, aperante en pluraj aliaj lokoj en la reto, inkluzive la paĝaron de Wall Street Journal. La kialo de tiu disvastiĝo estis ĉefe mencio de la financisto George SOROS. „Por eta grupo el lingvistoj, universitatanoj kaj revantoj, kiuj kutimas pri neglekto al iliaj invitoj, ne estis bagatelo kiam George Soros, la miliardulo, eniris la salonon por festi kune kun ili” – ŝi skribis komence de sia artikolo (en traduko de István ERTL). „Jen tamen, en ilia simpozio la merkredan

IPR 11/126

— página 27 del PDF —

vesperon, li mem regalis ilin per bongustaj rakont-pecoj pri ilia amata ĉevaleto: Esperanto, lingvo jarcent-aĝa, kreita laŭ la preskaŭ evangelia kredo, ke doni al la mondo komunan, facile lerneblan duan lingvon malpliigos konfliktojn.”

Organizantoj kaj prelegantoj de la simpozio (de maldekstre): Sam Green, Ralph Dumain, Humphrey Tonkin, George Soros, Francoise Cestac, Esther Schor, Neil Blonstein, Jonathan Soros (foto de Neil Blonstein) Kaj ŝi daŭrigis sian rakonton jene: „Kvankam ĝi neniam disvastiĝis tiom kiom esperis ĝia kreinto, L. L. Zamenhof, kaj apenaŭ eblus diri ke ĝi bremsis du mondmilitojn, Esperanto ankoraŭ havas siajn adeptojn kaj fervorulojn – iom mesiismajn, kiuj ekscias kun ega ĝuo pri la plej freŝa beletra trovaĵo aŭ sagaca rep-teksto Esperanta, kaj plezure montras plian fojon al novvenintoj la scenon el ‘Incubus,’ la klasika kultfilmo el 1966, en kiu William Shatner konkeras belulinon ne en Klingon, sed ja en E-o.” La artikoleto pludaŭris menciante la celon de Esperanto kiel „transpasi landlimojn kaj ponti inter kulturoj” – klarigante pri la vivo de Zamenhof kaj menciante novan libron lanĉitan en la simpozio, „kiun la patro de s-ro

IPR 11/127

— página 28 del PDF —

Soros, Tivadar, publikigis en 1923 pri grupa fuĝo el orient-rusia militkaptitejo, fuĝo kiun li estris tri jarojn pli frue.” „Ĉi tiu historio grave rolis en mia infanaĝo” – ŝi citis el la parolado de George Soros. La cetero de la artikolo klarigis pri la rolo de Esperanto en la infanaĝo de George kaj en la studenta junaĝo, finiĝante per kelkaj rimarkoj miaj pri tradukado en kaj el Esperanto, kaj menciante kelkajn asertojn de George koncerne la patron, pri kiuj mi amike kaj leĝere skeptikis. Entute temis pri agrabla, ne tro serioza, kaj atentokapta raporteto pri la simpozio. Kvankam venis pluraj pozitivaj reagoj, surprize granda nombro de esperantistoj negative recenzis ĝin, aludante ĉefe al la „supereca” tono de la ĵurnalistino, kvazaŭ ŝi malestimas Esperanton kaj la esperantistojn. Mi estis samtempe suprizita kaj ne surprizita de tia reago – surprizita kiel (por tiel diri) normala leganto de New York Times, kaj nesurprizita kiel veterano de la Esperanto-movado kaj konanto de la esperantistoj. La artikolo revenis en mian konscion kelkajn semajnojn poste, kiam mi estis invitita partopreni omaĝon al la konata socilingvisto Joshua FISHMAN, kiu lastatempe ricevis premion de ADFL, la asocio de lingvaj fakoj en usonaj universitatoj. Mia referaĵo traktis ĉefe lian kontribuon al lingvoplanado kaj lingvo-politiko, dum aliaj traktis diversajn aliajn liajn atingojn, inkluzive lian studadon de la jida lingvo, liajn esplorojn pri dulingvismo, kaj liajn pionirajn studojn pri la fenomeno de lingva lojaleco en Usono. Rilate ĉi-lastan temon, Fishman esploris la kondiĉojn kaj limojn de la konservado de la originaj lingvoj de enmigrintoj en Usonon. Kial kaj kiel ili konservas siajn lingvojn, laŭ kiuj argumentoj kaj kondutoj – kaj kiel ili perdas aŭ neglektas tiujn lingvojn. Interalie, lingvoj estas iloj en la konservado aŭ konstruado de identeco: se enmigrinto deziras asimiliĝi, tiu enmigrinto pli aŭ malpli rapide ĉesos uzi sian originan lingvon; se necesas konservi senton de identeco kun la koncerna grupo de enmigrintoj, la unuopa enmigrinto celos konservi sian lingvon. La alia flanko de la medalo, tamen, estas la lingva lojaleco de la majoritata grupo – la usonanoj, kiuj jam de du aŭ multaj generacioj loĝas en Usono kaj plene asimiliĝis. Identigilo de tiu asimiliĝo estas ĝuste la angla lingvo: paroli la anglan estas en tiu senco signo de usonaneco, kaj paroli alian lingvon estas eventuale atenco kontraŭ tiu sento de nacieco. En plej ekstremaj kazoj (kaj en la nuna historia periodo, ekstremismo ne estas rara fenomeno), oni pledas por ekskluziva utiligo de la angla lingvo, IPR 11/128

— página 29 del PDF —

argumentante – aŭ almenaŭ silente supozante – ke utiligo de aliaj lingvoj estas signo de fremdeco, de nelojaleco. Inter tiaj homoj, regas skeptikeco ne nur pri la valoro konservi aliajn lingvojn, sed eĉ pri la valoro entute lerni fremdajn lingvojn. Konvinkite pri la praveco de la usona monda vidpunkto kaj pri la alta moraleco de la rolo de Usono en la mondo, ili emas ligi la anglan lingvon al tiu mesiisma idealo: Usono kaj la usona politika sistemo estas supera al ĉiuj aliaj sistemoj, kaj la peranto de la politiko kaj kulturo de Usono estas la angla lingvo. Ofte tiuj homoj ne povas kompreni, ke traktado kun aliaj landoj ne estas en si mem signo de mallojaleco, kaj ke klopodo trovi komunan grundon kun la cetero de la mondo ne estas kompromito de la propra identeco. Nu, mi ĝeneraligas; sed mi kredas, ke mi ne troigas. Mi dediĉis multajn jarojn ne nur publike argumentante por Esperanto sed ankaŭ publike argumentante por la instruado kaj lernado de fremdaj lingvoj – agado, kiu okupis grandan parton de mia profesia energio kaj kiun mi hodiaŭ praktikas kiel vicprezidanto de la usona Centro de Aplika Lingvistiko en Vaŝingtono. Racia argumentado en tiaj kondiĉoj ne ĉiam kreas firman grundon: la lingva lojaleco de difinita elemento de la usona popolo malebligas al ili vidi alian vidpunkton kaj ili restas dubantoj pri la valoro de fremdaj lingvoj entute. Kiel ĉio ĉi rilatas al nia simpozio en Novjorko? Ĉar certa elemento inter la esperantistoj iom similas tiujn usonajn lojalistojn de la angla lingvo. Forte konvinkite pri la ĝusteco de la propra lojaleco al Esperanto, ili konsideras ĉiujn dubantojn esence neraciaj, kaj ĉiun klopodon trovi komunan grundon kun neesperantistoj signo de nelojaleco. Se raportisto, favore reagante al Esperanto, klopodas uzi la retorikon de nesciantoj aŭ skeptikuloj, tio pruvas, ke li aŭ ŝi transiris al la malamiko. Legante artikolon esence favoran al Esperanto, tiuj homoj klopodas trovi en ĝi kaŝitajn malamikajn motivojn. Tiuj homoj estas al mi karaj, sed mi ne elektus ilin por porti la mesaĝon de Esperanto al eksterstarantoj. Nia ĵurnalistino esence pravis. Jes, la esperantistoj alkutimiĝis al neglekto de iliaj invitoj; ni tion bone scias, se ni kapablas objektive rigardi la aferon. Jes, ni estas certagrade revantoj: eĉ nia fondinto verkis pri nia lingvo kiel „bela sonĝo de l’homaro.” Jes, inter ni foje regas certa evangeliismo pri Esperanto – eĉ (se mi rajtas tiel esprimi la aferon) mesiismo. Kaj kiam kompatinda neesperantisto renkontas tiun mesiismon ĉe esperantisto, ĉu la

IPR 11/129

— página 30 del PDF —

rezulto estas normala konversacio aŭ (kelkfoje) io simila al psika agreso? Kaj jes, ni tamen fieras pri la strangola pritrakto de Esperanto en la filmo de Shatner…. Ĉu esprimi tiujn fundamentajn verojn estas signo de malestimo? Eble ni meritas tiujn etajn kritikojn, precipe kiam ili venas de homo esence subtena al nia ideo. Foje malfacilas klarigi al esperantistoj, ke perfekte racia homo povus veni al la konkludo, ke Esperanto ne estas utila kiel internacia lingva peranto, aŭ almenaŭ, ke, eĉ se ĝi povus esti utila, estas nerealisme supozi, ke la mondo ĝin akceptos. Soros mem klare apartenas al tiu ĉi lasta kategorio. Sed bedaŭrinde, frekventante la mondon de Esperantoparolantoj, ni foje infektiĝas de la konvinko, ke pravas nur ni, kaj ke tiuj eksterstarantoj estas aŭ malicaj aŭ stultaj – eventuale ambaŭ. Nia lojaleco al Esperanto mistordas nian kapablon kompreni aliajn vidpunktojn. Se ni devus infektiĝi de difinita ideologio, mi kredas, ke tiu de Esperanto estas inter la plej pozitivaj kaj sanaj – sed prefere ni evitu ideologiajn ekstremojn kaj tenu certan objektivecon, tiel ke ni estu akceptataj de la eksterstarantoj kaj povu diskuti kun ili per argumentoj, kiujn ili konsideros seriozaj kaj kiujn ili eventuale akceptos. Ni estu firmaj sed ne (por tiel diri) malŝaltaj en nia traktado de aliaj. En persona korespondado post la simpozio, nia ĵurnalistino esprimis sian bedaŭron, ke ŝi estis tiel miskomprenata de kelkaj niaj kolegojesperantistoj. Ŝia tono estis komprenema kaj subtena. Sed mi timas, ke kiam venos la venonta hazarda okazo verki pozitive pri Esperanto, ŝi pripensos la aferon kaj – decidos ne verki.

Raporto pri instrua vojaĝo al Ĉinio en 2010 de Ronald GLOSSOP, prezidanto de Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (Usono, rglossop@mindspring.com) Dum kvin semajnoj en aŭgusto kaj septembro 2010, la usona emerita profesoro Ronald GLOSSOP, direktoro de la organizo „Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo” <http://www.icxlm.org\>, vojaĝis en Ĉinio por instrui Esperanton kaj paroli pri Esperanto en sep urboj (Taijuan, Pekino, Dandong, Harbino, Ŝanhajo, Changzhou kaj Zhenjiang). IPR 11/130

— página 31 del PDF —

La unua afero estis la 11-taga seminario pri Esperanto en la urbo Taijuan6. Post la seminario, profesorino GONG kaj profesoro GLOSSOP vizitis la oficejon de China Radio International en Pekino kie WANG Shanshan intervjuis ilin por internacia dissendo [vd la foton sube].

Ili havis ankaŭ ŝancon interparoli kun aliaj personoj kiuj laboras tie. Poste ili veturis al Tianjin, por interparoli kun s-ro HAN Zuwu kaj rigardi la lokon kie oni okazigos similan seminarion en la venonta jaro. Ili tiam veturis al la orienta urbo Dandong por partopreni en la 6-a NordorientaĈina Esperanto-Kongreso, kiu okazis ekde la 20-a ĝis la 22-a de aŭgusto, sed ili alvenis kelkajn tagojn antaŭe. Sekve dum tiuj tagoj GLOSSOP havis ŝancon instrui klasojn por helpi lokajn esperantistojn plibonigi sian uzon de Esperanto antaŭ la kongreso. Cent kvindek homoj el dek unu provincoj kaj urboj ĉeestis la kongreson, inkluzive de multaj gejunuloj plus gastoj el Japanio, Koreio kaj Usono. La honora gvidanto de la kongreso estis la 88jara veterana verkisto kaj tradukisto LI Sen. Estis multaj prelegoj kaj programeroj pri la temo „La Instruado kaj Aplikado de Esperanto” kaj impona distraĵa vespera bankedo. Oni decidis ke la 7-a regiona Kongreso de Esperanto por Nordorienta Ĉinio kaj Interna Mongolio okazos en la urbo Changchun, Jinlin-provinco, en la jaro 2012.

6

Vidu la apartan raporton pri la seminario en la antaŭa numero – NdlR

IPR 11/131

— página 32 del PDF —

Post la kongreso, profesoro GLOSSOP kaj la ĉina aktivulo PENG Zhengming (Trigo) el Wuhan veturis al la norda urbo Harbino por intense instrui E-on al studentoj en la klaso de profesorino SONG Ping (Paco) ĉe Heilongjiang-Instituto pri Scienco kaj Tekniko. Kelkaj el tiuj 12 studentoj ankaŭ partoprenis en la kongreso. La 28-an de aŭgusto GLOSSOP flugis al Ŝanhajo kie vicprofesoro WANG Min Hao, prezidanto de la Ŝanhaja EAsocio, aranĝis por li ŝancon je dimanĉo prelegi pri „La Signifo de la 21-a Jarcento” ĉe la Ŝanhaja Internacia Studara Universitato. CHAI Benrong afable gastigis lin en Ŝanhajo dum tiuj du noktoj. La 30-an de aŭgusto li veturis per trajno al Changzhou por instrui Esperanton kaj la anglan dum kelkaj tagoj en la elementa lernejo. Tiun viziton aranĝis ZHANG Changsheng, prezidanto de la Changzhou-EAsocio. GLOSSOP ankaŭ havis ŝancon prelegi anglalingve ĉe Changzhou Liu Guojun Vocational Technical College, kie inter aliaj aferoj li povis informi proksimume cent instruistojn de la angla lingvo pri E-o kaj klarigi al ili, kial ĝi estas pli bona dua lingvo por la tuta mondo ol la angla. La 4-an de septembro li veturis per trajno al Zhengjian por viziti klason en elementa lernejo kiu jam studas E-on sub la gvidado de SHI Xueqin (Neĝeta) kaj la edzo Michel FONTAINE, origine el Francio. Ankaŭ la gepatroj de la gelernantoj studas E-on por prepariĝi por vizito al Francio en la venonta jaro. En tiu elementa lernejo li ankaŭ iomete helpis instrui la anglan. En Ĉinio nun ĉiuj infanoj kaj junuloj devas lerni la anglan, sed efektive tiu sperto kun okcidenta lingvo helpas ilin poste lerni E-on. La 6an de septembro profesoro GLOSSOP reiris per trajno al Ŝanhajo kaj, kun la helpo de esperantistoj tie, iris al la flughaveno por trafi la flugon de 13 kaj duona horoj reen al Usono. Ĉie en Ĉinio la esperantistoj multe helpis, tre grava afero ĉar la usonano GLOSSOP ne scipovas la ĉinan lingvon. La ĉefa ilo de instruado, kiun li uzis en Ĉinio, estas la „Kanto de la Koloroj” (ankaŭ konata kiel „Ruĝa Pomo”, ĉar la unua strofo temas pri ruĝa pomo kiu estas frukto). Tiu kanto uzas la konatan francan melodion „Frato Jako.” Aliaj strofoj estas pri flava rozo (floro), verda cedro (arbo), blua jupo (vesto), nigra kato (besto), blanka mevo (birdo), bruna tablo (meblo), griza salmo (fiŝo), oranĝa pilko (ludilo), purpura aŭto (veturilo), arĝenta forko (manĝilo), kaj ora ringo (ornamo). La lasta strofo bone komunikas la bazan ideon de E-o: „Sur la Tero, bela Tero, loĝas ni, kantas

IPR 11/132

— página 33 del PDF —

ni, kune sur la Tero, monda familio.” Post la lernado de la kanto, „Profesoro Ron” konversaciis kun la lernantoj pri demandoj kiel „Laŭ la kanto, kio estas flava?” kaj „Kiukolora estas forko?” kaj „Kio estas jupo?” La lernantoj ankaŭ praktikis la nombrojn ĝis mil kaj la legadon de horloĝoj en E-o.

El la landoj kaj sekcioj…. Hungario ILEI-HU kaj Hungara E-Asocio organizis Pedagogian Tagon la 14-an de novembro 2010 en Budapeŝto kun partopreno de ĉ. 50 kolegoj. (Kadre de la evento okazis ankaŭ la asembleo de nia landa E-instruista asocio – EPME).

Jen la prelegantoj kaj temoj de la kunveno: – ÓDOR György: Prezentado de nova lernolibro – WACHA Balázs: Participo kaj verbotempo – VAS-SZEGEDI Julianna: Comenius-programo [vd la foton]

IPR 11/133

— página 34 del PDF —

– TÖTÖSNÉ GADOS Zsuzsanna, SALOMONNÉ CSISZÁR Pálma: Stumbliloj de dulingva ekzameno – BEHRING Balázs: Kreiva lingvolernado – Stefan MACGILL: Novaĵoj en la internacia ILEI. Jozefo NÉMETH, sekciestro de ILEI-HU

Japanio

Esperanto-leciono en mezlernejo Esperanto-lecionoj kiel regula studobjekto okazis dum la dua semestro en la Mezlernejo dependa de la Pedagogia Fakultato de la SaitamaUniversitato en la urbo Saitama. Enkadre de regula studprogramo „sinteza lernado”, unika studprogramo en japanaj lernejoj kiu estas deviga sed elektebla el kelkaj temoj, 30 lernantoj (13-14-jaraĝaj) elektis Esperanton kaj lernis ĝin 18 lernohorojn. Intertempe okazis „Provtago” la 2-an de novembro 2010, kaj vizitis la klason tri esperantistoj el Rusio, Pollando kaj Israelo, ĉiuj nun loĝantaj en Japanio. La tutan tagon la lernantoj ĝuis simplajn konversaciojn kun ili, demandis laŭ mia interpretado pri ilia rilato al Esperanto, iom babilis per skajpo kun Atilio en Ŝikoku kaj skribis mesaĝojn al E-klubo de rusa lernejo. En la lasta tago de la lecionoj, la 16an de decembro, la lernantoj montris antaŭ aliaj lernantoj kaj instruistoj kion ili lernis; klarigis pri la lingvo kaj lernado en la klaso, prezentis amuzajn skeĉetojn, kantis, tute en E-o kun japanlingva klarigo sur ekrano. Ununura bedaŭro estas, ke en la klasĉambro ne eblis aliri al interreto. Tiaspeca E-lecionaro malofte okazis en Japanio, kaj do mi bone preparis kaj aranĝis por ke la leciono estu enhavoriĉa kaj interesa por la lernantoj. Feliĉe ili diligente kaj pozitive lernis la lingvon, kiu estas tute nova por ili, kiuj scias nur la anglan kiel fremdan lingvon. Por realigi tiun ĉi lecionaron, profesoro SASAKI Teruhiro de la Saitama-Universitato, mem ILEI-ano kaj samtempe prezidanto de KAEM, multe helpis. Respondante al mia alvoko en edukado.net ĉe la komenco de tiu ĉi kurso, multaj esperantistoj sendis al la klasanoj poŝtkartojn kaj retmesaĝojn. Ili multe surprizis ne nur la lernantojn sed ankaŭ la lernejestron kaj aliajn instruistojn, kaj certe kuraĝigis la lernantojn. Mi ege dankas al tiuj kiuj tion faris. Multaj lernantoj skribis, post la lernado, ke Esperanto plaĉis al ili, ĉar ĝi estas facile lernebla kaj utila por komunikado. ISIKAWA Tieko, sekciestro de ILEI-JP

IPR 11/134

— página 35 del PDF —

Pollando

La unua premio por ILEI-PL danke al Małgosia Komarnicka Okaze de la 10-jara jubileo de la Grundtvig-Projekto estis aljuĝitaj premioj por la plej sukcesaj kunlaborantoj de la projektoj. La festo okazis la 10-an de decembro 2010 en Varsovio en bela ĉambrego de la Teknika Domo NOT. La Grundtvig-Programo estas ĝenerala nefaka edukado de plenkreskuloj. Ĝia nomo devenas de la nomo de Nikolao Grundtvig (1783-1872), dana filozofo, poeto, pedagogo, fondinto de la unua popola universitato kaj aŭtoro de la koncepto Dumviva Lernado. La menciita projekto alportis du premiojn por la E-movado, pri kiuj ni povas prave fieri: La sekretario de ILEI kaj ILEI-Pollando, Małgosia KOMARNICKA ricevis la Unuan Premion en la Konkurso GRUNDTVIGProgramo Dumviva Lernado kiel la plej bona laboranto de la jardeko pro la rakonto Grundtvig kaj Esperanto! La konkursa komisiono motivis la premion jene: „Ŝia verko estas originala, plena je fervoro kaj entuziasmo, enhavanta multon da personaj pripensoj. Unika estas la formo de la laboraĵo. En ĝi la aŭtorino detale elmontris, kiajn spertojn kaj kapablojn ŝi gajnis kiel Asistanto kaj kiamaniere ili influis ŝiajn vivon kaj profesian laboron. Apartan distingon meritas la konsideroj de la aŭtorino pri la kresko de ŝiaj personaj kompetentoj, kiu ŝuldiĝas al la partopreno en la programo de la Asistanteco. Ŝi vaste priskribas la utilojn de individuaj eksterlandaj restadoj same por Asistanto, kiel ankaŭ por la propra kaj gastiganta organizaĵoj.” Małgosia loĝis 10 monatojn en Herzberg kaj laboris kiel volontulino en Interkultura Centro Herzberg. La celo de ŝia restado estis, interalie, konatiĝi kun rimedoj por edukado de plenkreskuloj, observi internaciajn edukprogramojn kaj aktivaĵojn de plenkreskuloj, prilabori lern- kaj instrumaterialojn, respektive organizi kaj gvidi kursojn por plenkreskuloj. La alia premiito estis Halina KOMAR, prezidantino de Pola E-Asocio. Ŝi gajnis la duan premion pro

IPR 11/135

— página 36 del PDF —

sia Letero al amikoj en la kategorio: plej bona organizaĵo. La Konkursa Komisiono aljuĝis por la organizaĵo la duan premion, substrekante la modernan uzon de la eŭropuniaj monrimedoj ĉe la esperantista organizaĵo en Pollando. La komisiono ankaŭ taksis tre alte la engaĝiĝon de Pola E-Asocio por la aktivigo de personoj 55+ en la loka socio. Oni krome atestis la praktikan valoron de la konkursa laboraĵo – la indikojn kaj konsilojn, kiamaniere plibonigi la organizadon de la projekto. Specialan atenton meritas la fakto, ke la organizaĵo alte taksis la valorojn de la lingvo E-o, kiu proksimigas homojn, ebligas facilajn kontaktojn kaj estas ankaŭ aŭtentika integrilo. La estraro de la pola ILEI-sekcio tutkore gratulas al ambaŭ premiitoj kaj deziras al ili pluan sukcesan agadon, profitdonan al la movado. laŭ la informoj de la estraro de ILEI-PL

Svedio Antaŭ 50 jaroj mortis Valdemar LANGLET, la unua prezidanto de Sveda EFederacio. Por honori lian memoron estis okazigita tuttaga seminario la 4an de decembro 2010 en lia naskiĝloko Lerbo en la komunumo Katrineholm.

Monika Langlet, nepino de Valdemar kun Erik Langlet kaj A. Emanuelsson IPR 11/136

— página 37 del PDF —

Antaŭtagmeze Agneta EMANUELSSON kaj Per-Erik ERIKSSON en Klockaregården rakontis pri la vivo de Langlet. Post suplunĉo estis seminario en malnovlibrejo Jones en la grandbieno Spetebyhall, kie Valdemar Langlet naskiĝis en 1872. Erik LANGLET rakontis persone pri sia praonklo Valdemar kaj pri la familio, kaj Britt SÖDERHOLM pri la vivo kaj laboro de Matilda, la patrino de Valdemar. Björn RUNBERG poste prezentis siajn esplorojn pri la laboro por savi judojn en Budapeŝto, fine de la dua mondmilito, el kiuj rezultis la libro Valdemar Langlet – räddare i faran. Agneta EMANUELSSON kaj Roland ERIKSSON montris filmojn pri tiu savlaboro kaj pri aranĝo honore al la memoro de Langlet antaŭ dek jaroj en la urba biblioteko de Katrineholm. Pluraj partoprenantoj aĉetis la libron de Agneta: Valdemar Langlet- en glömd hjälte? („…ĉu forgesita heroo?”) Inter la invitantoj al la tre sukcesa seminario estis Sveda E-Federacio kaj la E-kluboj en Katrineholm kaj Norrköping. Agneta EMANUELSSON, prezidanto de ILEI-SE

44-a konferenco de ILEI, Kopenhago, 17-23 julio 2011 Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado Aliĝintoj Ĝis la 20-a de januaro ni havas 28 aliĝintojn el 15 landoj de 3 kontinentoj: 4 el Germanio, po 3 el Danio kaj Kroatio, po 2 el Belgio, Finnlando Francio, Hungario, Nederlando kaj Usono, kaj po 1 el Ĉinio, Italio, Japanio, Korea Respubliko, Pollando kaj Svedio. Kompare kun la antaŭaj jaroj en la sama frua aliĝperiodo (en 2006 ni havis 3 aliĝintojn, en 2007 – 2, 2008 – 0, 2009 – 3 kaj en 2010 – 0 ĝis la 20-a de januaro), prognozeblas pli amasa konferenco ol ni havis longe antaŭe. Programo Pli multa konferencanaro implicas pli riĉan programon ĉar konferencanoj alportas siajn programerojn kiel kontribuojn el la lingva, kultura kaj pedagogia bunto de la mondo. Ni jam havas proponitajn prelegojn pri: Esperanto-kurso en Koreio, Esperanto-eduko en Ĉina Komunikada Universitato, Valdemar Langlet (frua sveda esperantisto kaj fama IPR 11/137

— página 38 del PDF —

humanisto), nova iniciato de ILEI: Esperanto125, lingva politiko en nordiaj landoj, lingva malegaleco en la scienco, la angla kiel domina lingvo de scienca komunikado, Esperanto en sciencoj kaj scienca komunikado, kontribuo de nia IPR al scienca komunikado per Esperanto, kaj aliaj, paralele aŭ sinsekve kun alitipaj konferencaj aktivaĵoj. Vi estos bonvenaj kun viaj prelegproponoj kaj aliaj programeroj. Simpozio pri Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado La simpozia temo pli specife enfokusigas kelkajn demandojn de la konferenca temo: kiuj lingvoj rolas kaj kiel en la scienca komunikado kaj edukado pri sciencoj, kiajn konsekvencojn havas la aktuala distribuo de tiuj roloj, kian rolon efektive havas kaj povus havi Esperanto en tiu kunteksto. Tiun intereskampon de nia simpozio proponis la fama lingvisto kaj amiko de Esperanto Robert Phillipson. La motivon por ĝi li trovis en la artikolo de Humphrey Tonkin: Language and the ingenuity gap in science (Lingvo kaj inĝenibreĉo en scienco), verkita por la revuo Critical Inquiry in Language Studies. Jen kion Tonkin mem diras pri ĝi. “Unu el la aferoj, kiujn mi identigis en mia artikolo, estas la fakto, ke en multaj landoj oni studas kaj praktikas la sciencon esence en la angla, sed oni instruas ĝin en mezlernejoj kaj foje universitatoj en la loka aŭ regiona lingvo. Tiu forta konflikto inter la internacia lingvo de la scienco unuflanke kaj la deziro instrui sciencon en la gepatraj lingvoj (kaj eduki civitanojn kapablajn kompreni sciencajn demandojn kaj formuli politikon, ekzemple pri tutmonda varmiĝo) kreas multajn problemojn. Kiel entute fronti ilin? Kaj kiel fronti ĝenerale la problemon, ke en multaj landoj la naciaj lingvoj estas neeviteble enen turnitaj, dum la mondo de la scioj etendiĝas eksteren? Kaj kiun rolon havas Esperanto, kaj ankaŭ la teknologio, en tiu konflikto de celoj? “ Partneraj organizantoj de la simpozio kun ILEI estas la Universitato de Kopenhago, kiun reprezentas prof. Karsten Fledelius el la Humanistika Fakultato, kaj CED de UEA kun Humphrey Tonkin kiel prezidanto de la simpozia Organiza Komitato. Laborlingvoj estos Esperanto kaj la angla, kun enkonduka ĉefprelego en la dana lingvo. Tradukoj de prelegtekstoj aperos anticipe en la reto. Diskutoj estos interpretataj postsekve, laŭbezone. La simpozio komenciĝos vendredon antaŭtagmeze (antaŭlasta konferenca tago) per tri duonhoraj ĉefprelegoj sekvataj de duonhoraj diskutoj: IPR 11/138

— página 39 del PDF —

1. Frans Gregersen7: Nordia politiko pri lingvoj de scienca komunikado: defioj kaj efektivigo en Danio 2. Humphrey Tonkin: Lingva malegaleco en la scienco 3. Robert Phillipson8: Rezisto al la fortoj malantaŭ la angla kiel imperialista lingvo de scienca komunikado Sekvos prelegoj de invititaj fakuloj pri la simpozia temo kaj akceptitaj prelegoj de konferencanoj. Sabaton antaŭtagmeze, la lastan konferencan tagon, okazos ĝenerala diskuto pri la simpozia temo kaj prezentitaj prelegoj, kaj aprobo de konkludoj. La simpoziaj aktoj estos minimume publikigitaj elektronike, eble ankaŭ surpapere se sufiĉos mono. La simpoziaj konkludoj estos prezentitaj al la Esperantologia Konferenco en la tujposta UK en Kopenhago. Invito por kontribuproponoj Ni bonvenigas kontribuojn al traktado de la simpozia temo kiuj prezentas staton kaj evolutendencojn de lingvoj de sciencaj komunikado kaj edukado en diversaj mondopartoj, sciencfakoj kaj eduksferoj. Bonvolu aliĝi al la konferenco kaj prezentu vian prelegproponon en la koncerna rubriko de la aliĝilo. La resumon en Esperanto kaj angla lingvo bonvolu sendi al la estrarano pri konferencoj (adreso sur la kovrilpaĝo 2 de IPR). Limdatoj 2011.03.31 – Sendo de proponataj prelegresumoj 2011.04.15 – Informo pri akceptitaj prelegproponoj 2011.05.15 – Sendo de plena teksto de akceptitaj prelegoj en Esperanto aŭ la angla, dezirinde en ambaŭ La akceptitaj resumoj estos publikigitaj en la Konferenca Libro. La kompletaj tekstoj de la prelegoj estos perrete disponigitaj al la partoprenontoj antaŭ la simpozio, kaj poste aperos enkadre de Simpoziaj Aktoj.

7

La plej elstara dana lingvisto hodiaŭ, membro de la Dana Akademio de Sciencoj, profesoro de la Universitato de Kopenhago 8 Profesoro de Copenhagen Business School, aparte famiĝis per siaj libroj Linguistic Imperialism (Lingva imperialismo) kaj English-Only Europe? (NurAngla Eŭropo?)

IPR 11/139

— página 40 del PDF —

Klerigaj, kulturaj, organizaj kaj distraj programeroj Post la plena sukceso kun bonaj sekvoj de seminario Flugiloj de interkultura vento dum SES (Slovakio) kaj dum la konferenco en Kubo pasintjare, pri kio informis IPR 10/3, pluraj konferencanoj en Matanzas sugestis, ke simila seminario nepre okazu en Kopenhago. Ni faros tion kaj proponos ankoraŭ aliajn erojn por la kleriga programo. La vespera programo sekvos la tradician skemon, sed akceptos novaĵojn kiujn konferencanoj portos el siaj kulturoj kaj eduksistemoj. Niaj gastigantoj regalos nin per Dana vespero. Aliĝu, proponu, venu, prezentu, kaj ni ĝuu kune la amikan etoson de ILEI-konferencaj vesperoj. Kaj pensu pri la Lingva Festivalo, preparu vian prezentaĵon por ĝi. Ĝi okazos ĵaŭdon posttagmeze en la universitata medio. Dum la konferenca semajno multaj studentoj loĝos en la studenta domo proksima al la konferencejo pro siaj someraj studaktivaĵoj, kaj, krom la konferencanoj mem, ili estos la ĉefa festivala celpubliko. Pri la ekskursa programo vi povis legi en la pasinta numero de IPR. Ĝi estas aranĝita kun maksimuma evito de koincidoj kun aliaj gravaj konferenceroj. Nur vendrede, paralele kun la simpozio, ni proponas ŝipekskurson al vikingaj tempoj de Danio por tiuj, kiuj ne deziros simpozii. La simpozianoj havos similan, tamen alicelan, ekskursoferton por merkredo. Kaj, kiel kutime, dum la konferenco kunsidos la Komitato, Estraro, komisionoj kaj laborgrupoj pri diversaj temoj el la vivo de ILEI. Jam aliĝis ses sekciestroj, kaj ni povas esperi pliajn. Tio donas ŝancon organizi specialan diskutrondon de sekciestroj por interkonsiliĝi pri intersekcia kunlaboro kaj plifortigo de la surterena laboro de ILEI. ‘Esperanto125’ La prezidanto de ILEI disvaste komunikis en la antaŭaj monatoj sian iniciaton, kiu akceptiĝis kiel iniciato kaj projekto de ILEI, por 125-taga ĉiutage dozita instruado kaj lernado de Esperanto tra la tuta mondo en la unua duono de 2012 omaĝe al la 125-jariĝo de la Unua Libro de d-ro Esperanto. Tiel grandioza projekto bezonas seriozan planadon kaj profundan preparon de agadoj, homfortoj kaj aliaj resursoj. La konferenco en julio 2011 estas bona loko, kaj eble la lasta momento, por kroni la preparojn per konkretaj, realismaj planoj kaj taskodividoj por komenci la

IPR 11/140

— página 41 del PDF —

realigadon ekde la marta ekvinokso 2012, kiun, simbole, 125 tagoj disigas de la motivanta 125-a datreveno kiel findato de la tuta kampanjo. Stimula rabato Ĉiu 10-a aliĝinto ĝuos 10%-an rabaton, la 50-a 50%-an kaj la 100-a 100%an rabaton de la aliĝkotizo. Ili povos ricevi la rabatsumon dum la konferenco mem, aŭ povos donaci ĝin al la kaso “Dazzini” subtene al partopreno de nepagipovaj membroj en ontaj konferencoj. Ne forgesu, ke la plej favorkotiza aligperiodo finiĝas la 31-an de marto. La papera aliĝilo aperis en IPR 10/4, kaj la retan vi trovos ĉe http://ilei.info/konferenco/ alighilo2011.php. Aliĝu, kontribuu, partoprenu kaj ĝuu. Radojica PETROVIĆ, estrarano pri konferencoj, NdlR: dum nia konferenco en Kopenhago okazos sesio de la tradiciaj UEA-ILEI-ekzamenoj ankaŭ por blinduloj. La regularojn vi trovas en nia hejmpaĝo ĉe: http://www.ilei.info/instancoj/komisionoj.php

Informoj pri ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Mireille Grosjean (prezidanto), Mónika Molnár (vicprez.), Reza Torabi (sekretario), Karine Arakelian, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu Elekta: Aurora Bute (gvid.), Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis Kontrola: Ulla Luin, Simon Smits, Rudi Koot Lerneja: Julián Hernández (gvid.), Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Tieko Isikawa, Marija Jerković, Luigia Madella, Jacqueline Poux, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas (Estrare: Stefan MacGill) Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny (Estrare: Radojica Petrović) Universitata: Duncan Charters (gvid.), Aida Čižikaitė, Renato Corsetti, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat

Kunlaborantaj institucioj EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi. E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net.

IPR 11/141

— página 42 del PDF —

ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49)55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Stefan MacGill. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Gregor Hinker. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto kaj Akomitatano de ILEI ĉe UEA: Stefan MacGill.. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont. UN (Unuiĝintaj Nacioj): komisiito de ILEI: Rob Moerbeek, oovo14qh@kpnmail.nl. UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: François Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR-75019 Paris, francois.lojacomo@wanadoo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@aliceadsl.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60.

Membreco kaj pagado por aliaj servoj Membreco kostas 18 EUR en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 9 EUR en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 8 EUR por la A-landoj kaj 4 EUR por la B-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al Julija BATRAKOVA, p/a Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, <persiko@mail.ru>. La pagoj povas okazi pere de la nederlanda ILEI-konto, al la ILEI-konto ĉe UEA aŭ al la sveda konto: * Pagoj al la nederlanda konto de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bv. aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo). * Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku viajn nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo). * Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Swedbank. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT-kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio. * Simpla abono de IPR sen membreco: 18 EUR. Reklamtarifoj por IPR: 180 EUR por plena, 110 EUR por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

Redakciaj informoj

Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktejo: NÉMETH József, HU-8531 IHÁSZ, Fő u. 41/5, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-89) 356-050. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <oovo14qh@kpnmail.nl>.

La nunan numeron ni sendis al la presejo 28 januaro 2011, redaktofino por la sekva numero 15 aprilo 2011.

IPR 11/142

— página 43 del PDF —

Katalunio: Pedro M. Martín Arnau Gatell 2, ES-17300 Blanes, Albanio: Vasil Pistoli, ileicat@hotmail.com c/o Bardhyl Selimi, Rruga Fortuzi, Korea Resp.: LEE Jung-kee, nd.9, h.1, ap. 3, AL-1016 Tirana, Moklyun Usong Apt. 307-707, selimibardhyl@yahoo.com Bomke-dong, Dongan-ku, AmyangAŭstralio: Jennifer Bishop, 24/8 si, Kyungki-do, KR-431-070, Wallen Rd, Hawthorn, esperanto@saluton.net AU-3122 Victoria, Kroatio/KEL: Marija Jerković, jenny.bishop@monash.edu Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, Belgio: Marc Cuffez, mjerkovic@net.hr Elisabethlaan 295, BE-8400 Kroatio/KEU: Ivan BekavacOostende, marc.cuffez@telenet.be Basić, Kuŝlanova 59, HR-10000 Benino: François Hounsounou, Zagreb, ilei@hes-keu.hr BP 226, BJ-Lokossa-Mono, Kubo: Marta Alonso Gutiérrez, hounfranc@yahoo.fr Apartado 5120, CU-10200 La Brazilo: Leysester Miró, rua Habano, kubesp@enet.cu Jorge Tiburcia 592, Vila Mariana, Nederlando: Robert Moerbeek, BR-041-26001 Sao Paulo (SP) Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE leysester@gmail.com Beverwijk, oovo14qh@kpnmail.nl Burundio: Jérémie Sabiyumva, Norvegio: Anne-Karin Bondhus, BP 170, Rumonge-Burundi, Morenefaret 8A, NO-4340 Bryne, jerrybs21@yahoo.fr akbondhus@jkn.no Ĉeĥio: Jana Melichárková, Polní Pollando: Tomasz Chmielik, ul. 938, CZ-696 02 Ratíškovice, Jarzębinowa 3/33, PL-21-040 melicharkova@quick.cz Świdnik, tchmj@wp.pl Ĉinio: Gong Xiaofeng, School of Rumanio: Mihai Trifoi, Environmental and Chemical Str. Principală, Bl.1 Ap.3, Engineering, Nanchang University, RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, CN-330031 Nanchang, mihaitrifoi@yahoo.com arko.gong@qq.com Svedio: Agneta Emanuelsson, Danio: Bent Jensenius Carl Ugglas väg 6, SE-641 37 Höjstrupvej 124, DK-2700 Katrineholm, Brønshøj, bentjensenius@gmail.com agi.emanuelsson@telia.com Finnlando: Sylvia Hämäläinen Svislando: Mireille Grosjean, F.E. Sillanpään katu 2 C 46, Grand-rue 9. Case postale 9, FI-33230 Tampere, CH-2416 Les Brenets, sylvia.h@kolumbus.fi mirejo.mireille@gmail.com Francio: Michel Dechy, Togolando: Attiogbe-Agbema65 allée de la Crémaillère, don B., Mensah, T.I.E.To, B.P. FR-59650 Villeneuve d’Ascq, 13169, Lomé-Togo, michel_dechy@hotmail.com esp.togo@cafe.tg Germanio: Zsófia Kóródy, Ukrainio: Volodimir Hordijenko, E-Centro, Grubenhagenstr. 6, p/k35, Kijiv-133, UA-01133 DE-37412 Herzberg/Harz, volodomir@ukr.net zsofia.korody@esperanto.de Usono kaj Kanado: Ronald Hungario: József Németh, Glossop, 8894 Berkay Avenue, USFő u. 41/5, HU-8531 Ihász, 63136-5004 Jennings, MO jozefo.nemeth@gmail.com rglossop@mindspring.com Italio: Luigia Oberrauch Madella, via Prampolini 8, IT-43100 Parma, silkovojo@aliceposta.it Noto: Japanio: Isikawa Tieko, La sekcioj en Britio, Irano kaj Tate 1-6-6-103, JP-353-0006 SikiRusio eksigis sin pro nedeklaro si, Saitama-ken, de membroj. ILEI laboras por isksanjo@ff.e-mansion.com restarigi rilatojn kun ili.

SEKCIOJ

REPREZENTANTOJ Armenio: Lida Elbakjan, Moldovakan 26/2, kv.52, AM-375062 Erevan, Lidaelb@yahoo.com Barato/Hinda Unio: Venkatesh Reddy, No. 216, Off Main Road, Whitefield, Bangalore 66, Karnataka, esperovr@yahoo.co.in Bulgario: Mariana Gencheva, Targovska 95, BG-5180 Polski Trambesh, maries972@yahoo.com Ĉilio: Héctor Campos Grez, Casilla 903, CL-3340000 Curicó, hecg@uea.org Islando: Loftur Melberg Sigurjónsson, Traðarberg 13, IS-221 Hafnarfjörður, lofturmsig@hotmail.com Nov-Zelando: Gwenda Sutton, 12C Herbert Gardens, 186 The Terrace, NZ-6001 Wellington 1, gwenda.s@ihug.co.nz Serbio: Radojica Petrović, Bul. oslobodjenja 36, RS-32000 Ĉaĉak, radojica.petrovic.rs@gmail.com Uzbekistano: Eugeno S. Perevertajlo, Abon. jashik 140, Poĉtamt, UZ-700000 Taŝkento, CIS, esperuzo@mail.ru

KONTAKTPERSONOJ Bosnio kaj Hercegovino: Nimeta Kulenoviĉ, Branica Sarajeva 15/V, BA-71000 Sarajevo Estonio: Helgi Hromova, Pk. 623, EE-12602 Tallinn Israelo: Gian Piero Savio, 13/4 Menora-str. IL-53490 Givatajim, saviogp@zahav.net.il Kongo DR: Ngangu NduantoniBakidila, B.P.13, CD-Lukala (BasZaïre) Kostariko: Hugo Mora Poltronieri, Apartado 4981, CR-1000 San José, tikoguau@gmail.com Litovio: Algimantas Piliponis, Kavoliuko 3-93, LT-04325 Vilnius, piliponis@centras.lt Meksiko: José de Jesús Corrales C., Belice 116, Fraccionamiento Guadalupe, Durango, Dgo. jdjcorrales@yahoo.com.mx

IPR 2011/2

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 41 – trimonata

11/2 Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Juan Lázaro Besada Heidi Goes Xiaofeng Gong Dennis Keefe Zsófia Kóródy Ilona Koutny Katalin Kováts Edmond Ludwig Stefan MacGill Alexandrine Omba Radojica Petrović Axel Rousseau Pálma Salomonné Csiszár

— página 2 del PDF —

ENHAVO Jozefo NÉMETH: Enkonduko………………………………………………………………………….3 Radojica PETROVIĆ: ILEI science kaj konference: Lingvoj de edukado […] ………..4 Konferenca programo, Kopenhago, 17-23 julio 2011 ………………………………………7 Dennis KEEFE: Enhavo-listaro por verkistoj de tradiciaj kaj retaj kursoj de E-o …9 Juan Lázaro BESADA: Ekesto de la kubaj kulturo kaj nacio ……………………………..18 Edmond LUDWIG: Lingvo-instruado: kelkaj konstatoj …………………………………….24 Pálma SALOMONNÉ CSISZÁR: Efika lingvolernado (recenzo) ………………………….29 El la landoj kaj sekcioj (CN, FR, DE, HU, ID, CD, PL) ……………………………………..31 Resumo de decidoj el la Estrarkunsido de ILEI (16-18 aprilo 2011) ………………..38 Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net (RITE) (smg)……………………………………40 Informoj pri ILEI ……………………………………………………………………………………….41

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Stefan MACGILL, Pannónia u. 30.I.6, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel. (+36 1) 349-5207, <stefan.macgill@gmail.com>. Eksteraj rilatoj, kunordigo, konferenco, regularoj. Vicprez.: Duncan CHARTERS, PO Box 100, Elsah, Illinois 62028-0100, Usono. Tel.(+1)618 3745252, fakso:(+1)618 3745465, <duncan.charters@gmail.com>. Universitata kaj scienca agado/komisiono, instru-teknologia evoluo. Sekretario: serĉata. Sendu komunikojn al <ilei.sekretario@gmail.com> kaj al la prezidanto. Sekretariajn laborojn plenumas teameto, sub la gvido de ICH, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (+49) 5521-5983. Estrarano pri financoj: Julija BATRAKOVA, Rusio/Hago, Nederlando. Tel. (+31) 252 515331, <persiko@mail.ru>. Financaj kaj kasistaj aferoj. Estrarano: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (+49) 5521-5983, <zsofia.korody@esperanto.de>. E-centroj, instrukapabligado, ekzamenoj. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. (+381 32) 371053, fakso: (+381 32) 342101, <radojica.petrovic.rs @gmail.com>. Edukprojektoj, konferencoj, informado, terminara komisiono. Estrarano: Julián HERNÁNDEZ ANGULO, Arbol Seco 371B e/Clavel y Santo Tomás, Centro Habana, Ciudad Habana, Tel. (+53) 6404484, <julian@esperanto.co.cu>. Landa agado, komisiono pri lerneja agado. Titolpaĝe supre: Post la ricevo de atestiloj dum la 2-a VEK en Ĉinio (vd p. 31); malsupre: Dennis KEEFE kun ’Esperanto-frukto’(vd la Enkondukon) Dorskovrile supre: ’Rotaract’-anoj de Jakarta kun Heidi Goes; malsupre: lernantoj en mezlernejo SMAN 3 en Medan, sur la insulo Sumatro (vd p. 35)

IPR 11/22

— página 3 del PDF —

Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn; AIS2 Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet Sekretario: Aida Čižikaitė, Litovio 1 2

AdE – Akademio de Esperanto AIS – Akademio Internacia de la Sciencoj, San-Marino

Enkonduko Karaj Legantoj, Pro la Estrarkunsido de ILEI en Roterdamo (vd p. 38) ni povis fermi la numeron iom malfrue. Same, kiel en la unua ĉi-jara numero, ankaŭ en la nuna numero superpezas la bonaj fakaj artikoloj, super la movadaj informoj. En la unuaj du eroj Radojica PETROVIĆ provizas nin per pliaj informoj pri la 44-a konferenco, aparte emfazante ĝian fakan programon. La ĉefartikolo de la nuna numero venas de Dennis KEEFE (nun en Ĉinio). En la artikolo li provas doni konsilojn al la verkantoj de lernolibroj: kiujn lingvoelementojn ili enmetu en la lernomaterialojn kaj en kiu vicordo. Lin vi povis vidi ankaŭ titolpaĝe kun interesa frukto enmane. Jen lia komento pri la foto: En la foto estas la ESPERANTO-FRUKTO de Hai Nan Dao, kiun ni nun nomas EsperantoInsulo, de Ĉinio. Tiu frukto, kredu aŭ ne kredu, estas kvinpinta, verda stelo! Kiam oni tranĉas ĝin, videblas la perfektaj steloj! – Ĉinio aperas ankaŭ en nia novaĵrubriko, kie s-ro KEEFE gvidis la 2-an VEK. La ĉiam pli ofta mencio de tiu lando en IPR certe estos daŭra tendenco, tiom pli, ĉar nia sekvajara konferenclando estas ĝuste Ĉinio. Bonan legadon! Jozefo NÉMETH, redaktoro

IPR 11/23

— página 4 del PDF —

ILEI science kaj konference: Lingvoj de edukado pri sciencoj de Radojica PETROVIĆ, estrarano de ILEI En sia prelegresumo por la Simpozio pri Lingvoj de Scienca Komunikado kaj Edukado okazonta enkadre de la 44-a Konferenco de ILEI, Kopenhago, 17 – 23 julio 2011, la interlingvistoj Detlev kaj Wera BLANKE asertas: Lingvo sen evoluinta faka apliko havas limigitajn komunikan kaj kognan valorojn kaj estas minacata degradiĝi al nura folklora dialekto. Tio validas ankaŭ por planlingvo en ĝia eventuala rolo de internacia alternativa komunikilo, se ĝi ne nur servu al agrabla tempo-pasigo. El inter ĉiuj ĝis nun malsamgrade enpraktikiĝintaj planlingvoj, nur Esperanto posedas menciindan fakan aplikon. La citaĵo respegulas la defian taskon de ILEI evoluigi en sia agadsfero – pedagogio – la fakan aplikon kaj fakan lingvaĵon de E-o. Plenumadon de la tasko subtenas la konferencoj kaj simpozioj de ILEI, precipe la ĉi-jara simpozio en Kopenhago, kiun ILEI organizas kunlabore kun la Universitato de Kopenhago kaj Centro por Esplorado kaj Dokumentado (CED) de UEA. En ĝi estos ĉefe traktataj problemoj kiuj fontas el la malakordo inter, unuflanke, praktike enradikiĝinta solvo kun la angla lingvo kiel lingvafrankao de sciencoj en la transnacia komunikado kaj, aliflanke, daŭra neceso de edukado pri sciencoj en naciaj lingvoj, aŭ eĉ, ŝtatnivele, konkurenco inter oficiala ŝtata lingvo kaj minoritata loka lingvo de edukado, kiel, ekzemple, en Katalunio – inter la hispana kaj kataluna lingvoj. En tiu lumo kaj en la lumo de la teknologia evoluo kun atingoj kaj evolutendencoj de la komputila lingvistiko necesas observi la pozicion de E-o kaj ĝian pedagogian rolon. Tio estas laŭstatuta agadtemo de ILEI, sed ankaŭ motivo por ĝia pli firma kunlaboriĝo kun aliaj E-movadaj institucioj en la sama aŭ proksimaj fakoj, kiaj estas ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperantista), AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj, San Marino), CED, TEC (Terminologia E-Centro) k.c., sed ankaŭ kun ekstermovadaj klerigaj institucioj kaj eduksistemaj instancoj. La reala kunteksto de la sciencoj kaj

IPR 11/24

— página 5 del PDF —

edukado pri sciencoj ekster la movada idealismo estas bezonata por hardi E-on por fakaj aplikoj. La Simpozio en Kopenhago … Omaĝe al la lando gastiganta la ILEI-konferencon, la simpozio donos enkondukan vorton al Frans GREGERSEN, dana lingvisto kiu partoprenis en la verkado de la Deklaracio pri Nordia Lingva Politiko1. Li prelegos pri defioj kaj efektivigado de la Nordia lingva politiko en Danio, kie la angla lingvo havas la centran rolon en transnacia komunikado, kaj subteno al plifortigo de naciaj lingvoj en interna komunikado kaj edukado estas emfazata. La problemon de lingva malegaleco en la sciencoj pli ĝenerale analizos Humphrey TONKIN, kiu jam traktis ĝin en sia anglalingva artikolo Language and the ingenuity gap in science2. Kaj kiuj alternativoj ekzistas por realigi pli egalrajtan kaj demokratian komunikadon? La respondon serĉos Sabine FIEDLER en prelego pri scienca komunikado en lingvafrankao. Aŭtoro de la famaj libroj Linguistic Imperialism (Lingva imperialismo) kaj English-Only Europe? (Nur-Angla Eŭropo?), Robert PHILLIPSON, prelegos pri rezisto al la fortoj malantaŭ la angla kiel imperialista lingvo de scienca komunikado. Diversaj modeloj de translingva komunikado kaj plurlingva edukado en multlingvaj socioj estos prezentataj kaj kompareblaj dum la simpozio. La ĉi-supre citita Nordia deklaracio konsideras, ke ĉiuj lingvoj estas egalaj, tamen ne plenumantaj saman rolon. Kun konstato pri proksimume 200 lingvoj uzataj en Nordio, al kiuj aldoniĝas lingvoj de enmigrintoj kaj internacie uzataj lingvoj, ĝi asertas, ke la lingva politiko de nordiaj landoj, subtenanta lingvajn rajtojn kaj plurlingvajn komunikkapablojn de nordianoj, povas esti modelo por aliaj multlingvaj regionoj. Ĝiaj celoj estas, ke ĉiuj nordianoj kapablu komunikiĝi en loka lingvo, kapablu interkomuniki kun aliaj nordianoj prefere en iu el la skandinavaj lingvoj, estu lertaj en almenaŭ unu internacie uzata lingvo, havu bazajn konojn pri la lingvo kaj

1

Angle: Declaration on a Nordic Language Policy, subskribita de ministroj de kvin Skandinaviaj landoj en 2006, elŝutebla de http://www.norden.org/en/publications/ publications/2007-746/at_download/publicationfile 2 Humphrey TONKIN. 2011. «Language and the ingenuity gap in science.» Critical Inquiry in Language Studies 8/1:105-116

IPR 11/25

— página 6 del PDF —

kiel ĝi funkcias, pri lingvaj rajtoj kaj pri lingvaj cirkonstancoj en Nordio, kaj estu toleremaj al la diverseco inter kaj ene de lingvoj. Aliajn lingvokomunikajn problemojn kaj lingvopolitikan aliron prezentos Nicolau DOLS SALAS en prelego pri alprenado de minorigitaj lingvoj en la multlingva socio de Balearaj Insuloj, kie 160 lingvoj estas nuntempe parolataj, kaj la kataluna kaj la hispana estas oficialaj lingvoj. Giridhar RAO prezentos la baratan projekton Hoshangabad Science Teaching Programme (Scienca instruprogramo de la distrikto Hoshangabad), kiu ekestis pro multaj debatoj dum la pasintaj cent jaroj pri la «du» Baratoj – la riĉa, okcidenteca, «progresema», anglalingva «India», kaj ĝia malo «Bharat», la landonomo en pluraj lingvoj de la lando. Wim JANSEN kaj László MARÁCZ reprezentos la Babelan Esplorgrupon el la universitato de Amsterdamo, kiu partoprenas en pluruniversitata internacia projekto Toolkit3 pri multlingveco. Specifaj aspektoj de la rolo de la angla kiel «lingua franca» (do ankaŭ en edukado kaj scienca komunikado), sed ankaŭ aliaj modeloj4 estas traktataj en Toolkit. Specifajn aspektojn de lingva komunikado kaj scienca edukado en siaj sciencaj branĉoj kaj lingvaj komunumoj prezentos Amri WANDEL kaj José Antonio VERGARA. … kaj Esperanto Kaj kie estas Esperanto en la tuta rakonto? La historian perspektivon enkondukos Davide ASTORI, referante pri la pensoj de Giorgio CANUTO de antaŭ duona jarcento rilate al la uzado de internacia lingvo sur la scienca kampo. Li observos la starpunktojn de CANUTO enkadre de pli vasta kunteksto de konsideroj pri „lingvo por scienco” ekde la finna filozofo Erik AHLMAN kaj la itala latinisto kaj esperantisto Carlo AGOSTINI, ĝis modernaj lingvistikaj teorioj. Analizan kaj sisteman trarigardon de la efektiva E-agado kaj E-produkto sur la scienca kaj faka tereno prezentos Detlev kaj Wera BLANKE. Ili donos apartan atenton al la fakvortoj (terminoj), al la lingva materialo, la konstruprincipoj de la farado de terminoj fonditaj de la esperantologo kaj fondinto de la terminologio-scienco Eugen WÜSTER, al vojoj de la enkon3

http://www.toolkit-online.eu/ English as Lingua Franca (ELF), Regional Linguae Francae (RELF), Lingua Receptiva (LARA), Code-Switching (CSW) 4

IPR 11/26

— página 7 del PDF —

duko de terminoj en la praktikon, kaj al neceso levi la terminologian laboron sur la internacian nivelon laŭ ISO5-normoj. La loko de E-o inter lingvoj de scienca komunikado estas aparte atentinda en la kunteksto de komputila lingvistiko. Prelego de Marek BLAHUŠ pri la kontribuo de la komputila lingvistiko al la solvado de lingvaj problemoj en scienca komunikado kaj edukado, kaj prelegoj de aliaj partoprenantoj pri fakaj eventoj, revuoj kaj organizaĵoj, en kiuj E-o estas la ĉefa aŭ la sola laborlingvo, estos instigaj por simpozia diskuto pri kiom da faka tekstaro en E-o, kaj kiom da ĝi paralele en aliaj lingvoj, disponas la E-komunumo por submeti E-on al science validigebla komputillingvistika esplorado kaj utiligado. Kaj kion fari por produkti sufiĉon da tia tekstaro? Estontaj konferencoj de ILEI En la jaro 2012 ILEI konferencos en Ĉinio. Du ĉinaj universitatoj pretas gastigi la konferencon. La decido estos sciigita ĝis la ĉi-jara konferenco en Kopenhago. La jaro 2013 estas rezervota al la Interkultura Centro Herzberg por gastigi la konferencon en la medio de esperantista klerigejo kun multaj bonaj spertoj kaj atingoj kaj kunlabore kun proksimurbaj universitatoj. Por 2014 aŭ iu posta jaro ILEI jam pensas pri nova konferenco en Afriko, kie ni havas ŝancon plifortigi la ĝisnunajn iniciatojn kun afrikaj universitatoj. Kaj en ĉiu el ili, paralele kun la cetera kleriga, faka, organiza kaj kultura programo laŭ ILEI-konferenca tradicio, ILEI simpozios pri iu temo je komuna intereso de la universitata medio kie ni konferencos kaj de ILEI kiel institucia reprezentanto de la E-komunumo en la pedagogia sfero.

Konferenca programo, Kopenhago, 17-23 julio 2011 Klerige kaj fake, science kaj amuze La tuta konferenca programo krom la konferencaj ekskursoj kaj bankedo, ekde la registrado de konferencanoj kaj interkona manĝvespero dimanĉon posttagmeze, la 17-an de julio, ĝis la fermo sabaton tagmeze, la 23-an de julio, okazos en la konferencejo tiucele disponigita de la Universitato de Kopenhago, adreso: Njalsgade 80, DK-2300, Copenhagen S. 5

Internacia Organizaĵo por Normigo, http://www.iso.org/iso/home.html

IPR 11/27

— página 8 del PDF —

1. Kleriga programo: 1.1. Enkonduka prelego pri la konferenca temo 1.2. Seminario Flugiloj de Interkultura Vento: instruplanado, metodoj, rimedoj, enhavoj, ludoj, adaptiĝo al realaj cirkonstancoj 1.3. Seminario pri ekzamenoj: tipoj, celoj, postuloj, spertoj, pluaj planoj 1.4. Lecionoj: Dana eksprese 1.5. Prelego: Subvencioj kaj projektoj en la praktiko 1.6. Aliaj prelegoj de konferencanoj (Yu Jianchao, Lee Jungkee, Agneta Emanuelsson, Peter Baláž, Marek Blahuš, Martin Schäffer k.c.) 2. Faka kaj organiza programo 2.1. Kunsidos la Komitato de ILEI en pleno kaj laborgrupoj 2.2. Projekto ‘esperanto125’ (vidu en la aprila kajero de Esperanto, UEA) 2.3. Laborgrupoj kaj forumoj: debato pri la konferenca temo; landa kaj regiona agadoj kaj kunlaboro inter la landaj sekcioj; lerneja agado; statutaj demandoj; estonteco de ILEI-konferencoj; aliaj temoj 3. Universitata agado kaj scienca programo 3.1. Universitata tago, ĵaŭdon antaŭtagmeze (la 21an de julio) 3.2. Edukado ĉe Interreto, ĵaŭdon antaŭtagmeze (la 21an de julio) 3.3. Simpozio: Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado 4. Kultura, distra kaj turisma programo 4.1. Vespera programo: interkona vespermanĝo, dana, internacia, kviza, bankeda kaj adiaŭa vesperoj 4.2. Lingva festivalo: Konferencanoj el 24 landoj, laŭ la ĝisnunaj aliĝoj, prezentos siajn lingvojn kaj kulturojn 4.3. Ekskursoj okupos merkredon, la 20an de julio, por ne kolizii kun aliaj programoj. En la unua simpozia tago (vendredo, la 22-a de julio), alternative por tiuj kiuj ne deziros simpozii, estos ankaŭ proponataj ekskursoj. Aliĝu, kontribuu, partoprenu kaj ĝuu. Retaliĝilo: http://ilei.info/konferenco/alighilo2011.php Informoj: radojica.petrovic.rs@gmail.com *** Pri Unuiĝintaj Nacioj la 410-a Gazetara Komuniko de UEA atentigas al http://www.esperanto-un.org kaj speciale http://www.lingvaj-rajtoj.org. Se vi ne havas aliron, petu la informojn de la ILEI-komisiito. Adreso ĉe la Centra Oficejo de UEA.

IPR 11/28

— página 9 del PDF —

Enhavo-listaro por verkistoj de tradiciaj kaj retaj kursoj de E-o: Kiajn erojn instrui en kompletaj bazkursoj de niveloj A1, A2, B1 kaj B2 de KER? de Dennis KEEFE (Universitato de Nankino, Ĉinio) Verkistoj de lernolibroj aŭ de ret-lecionaroj por ĉiaj lingvokursoj staras antaŭ la baza tasko elekti kaj aranĝi la lingvan enhavon de siaj kursoj. Sed ĝuste kiajn kaj kiujn lingvo-elementojn enmeti en la lernomaterialojn? Esperantistoj kutime pensas, ke tia laboro estas facila, ĉar Esperanto mem estas relative facila lingvo pro sia internacia vortostoko kaj sia gramatika reguleco. Sed kiam ni prikonsideras la amplekson de nia vortaro PIV, kaj la profundecon de nia gramatiko-libro PMEG, tiuj verkoj kun siaj proksimume du mil paĝoj pri vortoj kaj gramatikaĵoj pensigas nin pri la ne tiel relative facila tasko elekti la ĝustajn instruotaĵojn kaj, samtempe, fiksi la vicordon de la instruado de ili. Kutime la verkistoj de Esperantaj lernolibroj pensas pri la gramatikaĵoj kaj pri la vortoj, kaj fakte, ofte nur pri tio. Tamen, tiuj du enhavo-listoj ne sufiĉas, laŭ mi, por bone plani la disvolviĝon de lernolibro, speciale, se tiu lernolibro alstrebas kompletecon, kaj speciale, se komunikadaj kaj memoreblaj kursoj deziratas. Mankas por kompleta kursaro aliaj enhavolistoj, kiuj bone kompletigas kaj komplementas la vortoliston kaj la gramatikoliston. Kiuj estas tiuj aldonindaj enhavo-listoj? En ĉi tiu artikolo, mi prezentos tiujn, laŭ mi, utilajn enhavo-listojn por Ekursoj, donante de tempo el tempo ekzemplojn el la BEKkurso (el BEK, ĉar ĝi strebas kompletecon, instruante en UNU kurso ĝis nivelo C1 de KER, do la gelernantoj devas iĝi Memstaraj Lingvo-Uzantoj, trapasante la A1-, A2-, B1- kaj B2-nivelojn de KER. En BEK, laŭ mia nuntempa, provizora pritakso, tio estas 100 horoj por eŭropaj lernantoj, kaj 200 horoj por ĉinaj lernantoj, kiuj JAM studis eŭropan lingvon (preskaŭ ĉiam, fakte, la anglan). Do, legante ĉi tiun artikolon, bonvolu pripensi ĉiam pri kompleteco de iu Esperanto-kursaro, kaj ne pri nura enkonduka lecionaro. Ni nun komencu la diskuton pri la detaloj. Krom la tradiciaj gramatika kaj vorta enhavaroj de kursoj, ni aldonu la sekvajn enhavo-listojn: I) FUNKCIOJ II) NOCIOJ III) TEKSTO-GRAMATIKAĴOJ IV) TEMOJ V) SITUACIOJ VI) KULTURAĴOJ VII) TASKOJ kaj VIII) POROKAZAĴOJ.

IPR 11/29

— página 10 del PDF —

Sube, mi difinos tiujn ok listojn, iom analizos ilin, kaj donos konkretajn ekzemplojn. Kvankam valoras multe ankaŭ prikomenti la gramatikaĵojn kune kun la afikso-sistemo kaj la vortojn por Esperantaj kursoj, tamen mia celo en ĉi tiu artikolo ne estas pritrakti tiujn listojn, ĉar la verkistoj de lernolibroj kaj retkursoj kutime enmetas ilin sufiĉe bone. Mi volas malfermi novajn vojojn, por ke niaj kursoj estu pli profesiaj, pli profundaj, pli komunikatadaj kaj pli efikaj. Do, nun sekvas tiuj aldonaj ok enhavo-listoj. I FUNKCIOJ. Kio estas funkcio? Funkcio estas vorto aŭ frazo konsiderata laŭ sia komunika valoro. Ĉu, ekz., la celo de la parolanto estas SALUTI? ADIAŬI? Esprimi ŜATADON? BEDAŬRON? KONDOLENCON? OPINION? Funkcioj ne egalas gramatikaĵon. Unu funkcio povas esti pluraj, malsimilaj gramatikaĵoj. Ekz., la funkcio ESPRIMI OPINION, povas esti esprimata per pluraj gramatikaj formoj: 1) Mi pensas, ke … 2) Mia opinio estas, ke … 3) Al mi ŝajnas, ke … 4) Miaopinie … 5) Mi dirus, ke … 6) Laŭ mi … ktp. En la organizo de lernomaterialo, se la verkisto ne prikonsideras la funkciojn, tiuj supraj ses frazoj, ĉiuj apartenantaj al malsamaj gramatikaj grupoj, estus en malsamaj partoj de la lernolibro, kaj estus malfacile al la lernanto enkapigi kaj memori kaj ĝustamomente utiligi ilin oportune en normala konversacio, en normala komunikado. II NOCIOJ. En la literaturo pri lingvo-instruado, la termino NOCIO ofte aplikiĝas al la ĝenerala kunteksto, en kiu iu dialogo aŭ komunikado okazas, ekzemple, en lernejo aŭ en restoracio. Tamen, mi utiligos la terminon kun alia signifo. En ĉi tiu artikolo la vorto NOCIO rilatos mezuradon: mezurado de tempo, mezurado de dimensioj, mezurado de ofteco, kaj de similaj konceptoj. Ni prenu ekzemplon pri tempo. Oni povas uzi la nomojn de la tagoj jene, ekzemple: en lundo, lundon aŭ lunde, kiel en 7) Mi venos en lundo. 8) Mi venos lundon. Kaj 9) Mi venos lunde. En multaj situacioj tiuj tri formoj utiligeblas sinonime, kvankam la ĝusta kuntekso determinos la nuancadon de ĉiu el ili. Simile al la funkcioj, se ni instruas tiujn tri malsamajn gramatikaĵojn en malsamaj lokoj de la lernolibro, tio malfaciligas, laŭ mi, la lernadon de E-o. Do valoras la penon, ke la verkisto trovu manieron kunigi tiujn konceptojn sub unu sama rubriko pri la nocio tago-tempo. Ĉi tio ankaŭ rilatas la koncepton monato-tempo, sezono-tempo, kaj fakte tempo ĝenerale, kiel ni povas vidi en la sekvaj ekzemploj: 10) Mi ricevis donacon en Kristnasko, IPR 11/210

— página 11 del PDF —

aŭ Mi ricevis donacon Kristnaske. 11) Mi ferios en Hispanio venontjare aŭ, Mi ferios en Hispanio en la venonta jaro. Tiuj du ekzemploj similas laŭ sia komunika enhavo, tamen malsimilas laŭ sia gramatika enhavo. Diversaj mezuraj nocioj estas aparte nefacile lerneblaj en pluraj lingvoj, kaj ankaŭ en E-o, do ili meritas aldonan atenton. Ekz., aĝo-mezuro. En E-o, ni povus diri 12) Mi havas 30 jarojn aŭ 13) Mia aĝo estas 30 jaroj, aŭ 14) Mi aĝas 30 jarojn, kaj eĉ 15) Mi tridekjaraĝas ktp. Oportunas, ke tiaj nocioj iel grupiĝu kaj eble samlecione instruiĝu. En la kategorio NOCIOJ, ni povas pensi pri multaj, multaj esprimoj, kiujn niaj gelernantoj devas bone lerni. Ni rigardu kelkajn kromajn ekzemplojn: ALTECO 16) Li estas alta je du metroj. LONGECO (kaj KOMPARADO ĝenerale) 17) Nilo estas pli longa ol la Amazono. PEZO 18) Tiuj pomoj pezas du kilogramojn. OFTECO 19) Li ripetas la vortojn ĉiuduatage por lerni ilin. Diversaj NOMBRO-NOCIOJ: 20) Ili veturis kvarope al Romo. 21) Estas la tria posttagmeze. 22) Naŭ dekonoj de la studentoj sukcesis en la ekzameno. 23) Trioble kvar egalas dek du. 24) Duobligi, eĉ triobligi la kvanton. Indas, ke ni sisteme preparu tiajn enhavo-listojn por NOCIOJ. III TEKSTO-GRAMATIKO. Kiam niaj verkistoj de lernolibroj aŭ retkursoj pensas pri gramatiko, ili ofte insistas tro pri la gramatiko de nur la simplaj frazoj. En la baza Cseh-Kurso, ekzemple, ne troviĝas subfrazoj aŭ kompleksaj frazoj. Tamen kompleksaj frazoj kun ĉefa kaj subaj partoj gravas ne nur ĉar ili sufiĉe oftas en la skriba lingvo kaj ankaŭ aperas en la parola, sed ankaŭ ĉar ili estas la bazoj de la kompreno de la participa sistemo de Esperanto. Ekzemplo de kompleksa frazo estus 25) La libro, kiun mi aĉetis en la internacia librovendejo, estas en la franca lingvo. Komparu tiun frazon kun 26) La libro aĉetita de mi en la internacia librovendejo estas en la franca lingvo. Videblas, ke la participa subfrazo povas interpretiĝi kiel mallongigo de la pli longa, kompleksa frazo. Malfacile instrui la participan sistemon sen antaŭe bone prezenti kompleksajn frazojn, kaj tial estus bone prikonsideri teksto-gramatikon en ĉiuj kursoj de Esperanto. Ni povas pritrakti teksto-gramatikon je du niveloj: tiu de longa frazo, kaj tiu de multfraza teksto. Ekzemploj de longaj frazoj estus 27) Maria ne estas alta, sed ŝi estas tre bela. 28) La profesoro parolis pri Sokrato, por ke la

IPR 11/211

— página 12 del PDF —

studentoj pli bone komprenu la grekajn filozofojn. 29) La panoj, kiujn Paŭlo bakis, estas tre bongustaj. 30) Mi pensas, ke Esperanto estas la plej facila lingvo en la tuta mondo. 31) La urbo, kie mi nun loĝas, estas tre bela. 32) Kiam li alvenis al la klasĉambro, la profesoro jam finis la lecionon. 33) Li aĉetis novan domon, ĉar li devis labori en alia urbo. 34) Li devis labori en alia urbo, do li aĉetis novan domon. 35) Kvankam li studadis la ĉinan lingvon tri jarojn, (tamen) li ne kapablis paroli ĝin. 36) La libro estas tiel bone verkita, ke ĝi ege rapide populariĝis. Tiuj ekzemploj de teksto-gramatiko en la antaŭa alineo, laŭ mi, estas tre gravaj. Ili ankaŭ bezonas multe pli da spaco en niaj kursoj. En mia BEKkurso, ekzemple, ĉiuj el la supraj teksto-gramatikaĵoj aperas en apartaj, kompletaj ekzercoj. Tion vi ne vidos ĝis tia grado en aliaj kursoj, laŭ mia scio. En la BEKkurso, ekzemple, estas tuta ekzerco pri la teksto-gramatikilo SED, kiu daŭras proksimume 20 aŭ eĉ 30 minutojn. En aliaj Esperantaj kursoj, la teksto-gramatikilo SED estas kutime sur traduka listo, apartenante nur al la vorta enhavo-listo. Kiel menciite supre, teksto-gramatiko ankaŭ tuŝas pli longajn tekstojn, kiuj povas daŭri paĝon post paĝo. Pensu, ekzemple, pri la organizo de eseo, kiu prezentas argumentojn favore aŭ kontraŭe en iu debato. En tiaj tekstoj, tro longaj por doni koncizan ekzemplon ĉi tie, oni trovas la kunligadon de ideoj per vortoj kiaj 36) Krom tio, Krome, Aldone al tio, Alia punkto estas, La tria kialo, En la unua parto de ĉi tiu eseo, Mi aldonus ke, Ĉio ĉi signifas ke, Rilate tion, Konsiderante la antaŭan nocion, Nepre menciinde estas, ktp. Tiaj vortoj, tiaj teksto-gramatikiloj bezonas esti pli bone listigitaj kaj pli racie instruataj en niaj kursoj. IV TEMOJ. En ĉi tiun kategorion de enhavo-listoj mi metas la ofte vidatajn kategoriojn kiaj banko, poŝt-oficejo, lernejo aŭ universitato, malsanulejo, hartondisto, dentisto, flug-haveno, stacidomo, vendejo, restoracio, kinejo, teatro, parko, plaĝo, domo aŭ apartamento, laborejo, sporto-evento, naĝejo kaj similaj. Tiu listo gravas kaj bezonatas, tamen ĝi tute ne sufiĉas, ĉar, kiel Stefan MacGill bone klarigis al ni en la Manlibro pri Instruado de Esperanto (p. 111), temoj ne estas verbo-centraj; ili estas statikaj. Kaj mi aldonus, ke temoj estas seninteresaj, enuigaj kaj ofte pro tio, NE facile memoreblaj. Tamen, estas bone, pripensi kiamaniere lerte enmeti la fakte bezonatajn vortojn de tiu aŭ alia temo. Temoj gravas en kompleta kurso de

IPR 11/212

— página 13 del PDF —

E-o, sed ili devas esti lerte intermiksitaj kun aliaj enhavo-listoj por fari bone verkitan lecionon. V SITUACIOJ. Se TEMOJ donas al ni la fundamentan aron da vortoj por priparoli kelkajn aspektojn de tiu aŭ alia loko aŭ ĉiutagaĵo (banko, loĝejo, poŝtoficejo, matenmanĝo, hartondado, akcidento ktp), SITUACIOJ donas al ni la verbo-centran utiligo-manieron de tiuj temoj. Ankaŭ ĉi tie, Stefan MacGill saĝe konsilas al ni pri la neceso mense vigligi la kurson per verbocentra materialo, ekz., rol-ludoj. Mi aldonos kelkajn ekzemplojn miajn. En la enhavo-listo de la temo HARTONDISTO, listiĝas vortoj kiaj tondi, tondilo, sidi, atendi, lavi, hararo, ŝampuo, sekigi, razilo, razkremo, longa, mallonga, tro, ne sufiĉe ktp. Por ensituaciigi tiujn vortojn oni povas aŭskulti aŭ legi rakonton, ekzemple: „Hieraŭ mi iris, nevole, al la hartondisto. Mi ne deziras tondigi la hararon, sed mi devis, ĉar mia edzino diras, ke se mi revenos hejmen sen, laŭ ŝi, pli belaj kaj pli mallongaj haroj, ŝi ŝlosos la pordon kaj insistos, ke mi dormu ekstere, kun niaj hundo kaj kato … ktp.” Eble tiu rakonto estas iomete amuza, eble ne, sed almenaŭ ĝi iomete aktivigas la statikan temo-situacion. La lernanto povas enkapigi ĝin, ŝanĝi ĝin, rakonti ĝin, rolludi ĝin ktp. Ĝi estas utiligebla kaj verbocentra, do ĝi estas ekzemplo de situacio. La TEMO HARTONDISTO, tio estas la statika listo de vortoj, kiuj rilatas tiun temon, kaj la SITUACIO HARTONDISTO, tio estas, tio kio okazas aŭ povas fantazie okazi ĉe nia kara hartondisto, estas evidente tre malsimilaj konceptoj. Stefan MacGill dum longaj jaroj bone atentigis nin pri la valoro de la utiligado de verbo-centraj rolludoj kaj aliaj didaktikiloj por niaj lecionoj. Aldone al tio, mi dirus, ke indas pensi pri nova listigo de novaj, fantaziaj, emocio-plenaj, teatraĵaj eroj de la enhavo-listo pri situacioj. Kelkaj ekzemploj helpos klarigi tion. BANKO: oni iras al banko por elpreni monon, sed, ni imagu, ke subite ekaperas, pafilon enmane, bankrabisto. RESTORACIO: Johano dummanĝe proponas toston al sia laborejestro, sed tintigante la glasojn tro forte, Johano verŝas sian vinon, kun sennombraj vitropecoj, en la vizaĝon de lia kara estro. PLAĜO: Paŭlo, sunbanante sin, ekvidas la plej belan virinon de siaj revoj, kaj devas elcerbigi planon por ekkoni ŝin. ESPERANTO-ASOCIO: la loka prezidanto provas konvinki vin iri al Mongolio, dumvintre, por fari prelegvojaĝon. La lasta esperantisto, kiu faris tion, forbloviĝis en neĝo-ŝtormo, kaj oni retrovis lin, feliĉe viva,

IPR 11/213

— página 14 del PDF —

en posta printempo en la suda Rusio, kie li, por vivteni sin, malfermis mongolan restoracion. Tiaj situaciaj enhavo-listoj inkluzivos, kompreneble, la vortojn kaj la gramatikaĵojn de aliaj enhavo-listoj, tamen, ili, laŭ spirala, revena, repraktikiga metodo, revidigos utilajn esprimmanierojn, por ke la gelernantoj efike lernu kaj uzu la ĝustajn lingvajn strukturojn. VI TASKOJ: Simile al SITUACIOJ, la enhavo-listo por TASKOJ, prezentos lingvo-elementojn jam prezentitajn aliloke en la enhavo-listoj kaj en la kurso. Taskoj estas nek gramatikaĵoj nek vortoj nek iu alia lingvo-elemento. Taskoj estas tio, kion oni devas, eventuale, FARI kun aŭ per la lingvo. Skribi leteron al amiko pri la E-kurso estas ekzemplo de tasko. Ni rigardu kelkajn aliajn ekzemplojn en la sekva alineo. Prelegeti dum 10 minutoj pri iu temo, pri antaŭa vojaĝo ekzemple, aŭ pri la geografio de iu lando. Resumi artikolon pri E-o en la retejo Vikipedio. Kompari la vivon de du famaj sciencistoj aŭ aliaj famaj homoj (simile utiligante la retejon Viki). Verketi kvin mallongajn retmesaĝojn, provante konvinki amikon aŭ amikinon iri kune al kinejo por vidi novan filmon. Legi ĉapitron aŭ eĉ tutan libron kaj poste skribi raporton pri ĝi, aŭ prelegeti pri ĝi. Tiaj taskoj estas individuaj, sed ekzistas ankaŭ grupo-taskoj. Ni rigardu tion, kion aro da gelernantoj kune povas fari. Grupoj, ekster la kurso, por kompletigo de hejmtaskoj, povas prepari prezentadojn kun aŭ sen lumbildaro, ekzemple en la formato popoto (.ppt). Ili povas prezenti siajn ideojn duope, triope, kvarope, ekzemple. La taskotemoj por tiaj prezentadoj estas preskaŭ senfinaj, dependante nur de la imagopovo kaj fantazio de la kursgvidanto kaj de la gelernantoj mem. Unu konkreta tasko povus esti: krei rekomendojn por varbi novajn lernantojn de Esperanto per la Interreto. Alia temo de grupotasko povus esti: prezenti biografietojn de 4 muzikistoj, aŭ eble 4 poetoj, aŭ eble 4 pentristoj, aŭ eble 4 verkistoj de romanoj, ktp. La numero 4 ne estas magia, sed se estas 4 gelernantoj en unu grupo, tia nombro povas faciligi la organizadon de la prezentado de la tasko jene: La unua lernanto enkondukas la temon, ekzemple muzikon, kaj prezentas la anojn de la grupo kune kun iliaj subtemoj. La dua lernanto, ekz., parolas pri Betoveno, la tria pri Mozarto, kaj la kvara pri moderna rokmuzikisto. Ĉe la

IPR 11/214

— página 15 del PDF —

fino de la prezentado, la unua lernanto eble resumas la prezentaĵojn, rapide kaj memorige. La tuto povas daŭri inter 10 kaj 20 minutojn. Por pensigi vin iomete pri Esperantaj grupotaskoj, la gelernantoj povus prezenti la Kastelon Grésillon, la Universalajn Kongresojn, la retejon UEA, la projekton Vikipedio, SES (Somera Esperanto-Kursaro), la EsperantoInsulon en Ĉinio, la biografion de Zamenhof, ESF (Esperantic Studies Foundation), CRI (Ĉina Radio Internacia), Radion Verdan, Polan Radion, Lingvajn Festivalojn, la Esperanto-Urbon, Pasportan Servon, „Ondo de Esperanto”, ILEI, diversajn fakorganizojn kiaj TEVA (la vegetaranoj), SAT kaj SAT-Amikaro, Vinilkosmo kaj Euroka de Floreal Martorell, „Eventoj” de Budapeŝto ktp. VII KULTURAĴOJ. En kompleta kursaro de Esperanto, kia estas la rolo de instruado pri kulturo? Se ni faras liston de tio, kion ni instruos pri kulturo, kion ni instruu? La plejparto de la esperantistoj, mi pensas, dirus, ke ni devas instrui pri ESPERANTA kulturo: pri la historio de E-o, pri Zamenhof kaj pri la Esperanto-Movado. Tamen, mi favoras la instruadon de INTERNACIA kulturo: pri internaciaj kutimoj, pri internaciaj movadoj, kaj pri internaciaj organizoj kiaj Unuiĝintaj Nacioj, UNESKO ktp. En mia BEKkurso (100-hora en Eŭropo, 200-hora en Azio kun gelernantoj, kiuj jam lernis unu eŭropan lingvon bone), mi ofte, sed ne tro ofte, parolas pri Esperanta kulturo. Mia enhavo-listo por kulturaĵoj pri E-o inkluzivas la temojn: Zamenhof, Universalaj Kongresoj, Pasporta Servo, la revuo Esperanto, PIV kaj PMEG, Vikipedio ktp. Mi substrekas, tamen, ke mia instruado pri la Esperanto-Movado ne estas tre profunda. Mi mencias la Movadon, sed mi ne ĝisfunde klarigas ĝin. De tempo al tempo, mi donas legaĵojn, ekzemple, de Zamenhof mem, sed tion mi faras, ne tiom por konvinki la gelernantojn, ke Zamenhof estis bona homo, sed por prezenti bonstilan legaĵon, kaj por pli profunde lerni pri la ig- kaj iĝ-sistemo, kaj pri la nudaj participoj: ita, ata, ota, inta, anta, onta, ite, ate, ote, inte, ante, onte, into, anto, onto, ito, ato, oto, kune kun kunmetaĵoj de ili, ekzemple, igita, igite, iĝintaj, iginto ktp. Mi petas de la leganto, ke li aŭ ŝi ne pensu, ke tia senmovadeca instruado mia ne enkondukas novajn lernantojn en la Esperanto-Movadojn. Kontraŭe, la procentaĵo de BEK-lernantoj, kiuj poste vere uzas la lingvon kaj iĝas aktivaj membroj, UK-anoj kaj organizantoj de la Esperanto-Movadoj, estas

IPR 11/215

— página 16 del PDF —

probable relative tre alta kompare kun kursoj, kiuj volas rekte altiri novajn adeptojn al E-o. Lernado pri Movado povas doni tro mallongdaŭrajn rezultojn. Profunda lernado de la lingvo povas krei pli longdaŭrajn esperantistojn, laŭ mia sperto. Mi pensas, ke ĝenerale niaj instruistoj tro insistas pri la historio kaj aliaj kulturaj elementoj de Esperanto dum siaj lecionoj. Samtempe, eble pro manko de internacia vivosperto, instruistoj de Esperanto ne instruas pri internacia kulturo, pri internaciaj kutimoj kaj pri internaciaj, malsamkomunikaj manieroj. Sen tiaj scioj, tamen, eĉ bona parolanto de E-o povas facile miskomuniki kun sia internacia kunparolanto. Lerni, ke svisoj kaj ĉinoj valorigas akuratan alventempon, dum hispanoj kaj italoj ne tiom ŝatas alveni ĝustatempe, estas valora parto de iu ajn lingva kurso. Estas supraĵaj kaj estas profundaj elementoj de interkultura komunikado. Ambaŭ devas, laŭ mi, esti enmetitaj en kursolibrojn por lerni E-on. Estas iom facile komenci listigi kulturaĵojn sur la ĉiutagaj, je la perokule konstateblaj niveloj. Ekz., manĝo-kutimoj. Paroli pri manĝbastonetoj kaj manĝado en Azio kompare kun la forko-kulturo de Eŭropo kaj aliloke estas relative facile. Sed estas aliaj detaloj, kiujn oni devas priatenti, se oni vere volas bone komuniki inter kulturoj. En Okcidento, se oni manĝas ĉinstile, oni manĝas individuece. En Oriento, oni metas siajn manĝbastonetojn en la saman grandan manĝaĵujon en la centro de la manĝotablo, ripete. Tiu kutimo ĉina kontraŭas la eŭropajn kutimojn pri individueco kaj pureco. Estas bone scii tion por eviti kulturajn miskomprenojn. Krom tiuj relative evidentaj kulturaĵoj, estas multe da aliaj. Ni konsideru la sekvajn kategoriojn, kiuj rilatas NE-vortan komunikadon: distanco inter kunparolantoj, tuŝademo, okul-rigardado, samtempa parolado, laŭteco de parolado, temoj priparolataj, rolo de viroj kaj virinoj en konversacio kaj en socio, rolo de infanoj, trajtoj de familio, tempo-rilatoj, amikeco, religio, hierarkieco, akceptemo de novaj ideoj, vidpunkto pri laboro, ripozo kaj ludado, edukado ktp. Etnologio kaj antropologio estas fakoj, kiuj povas bone kontribui al nia instruado de kulturaj elementoj. Lerni fremdan lingvon helpas al ni komenci vidi la mondon alimaniere, sed komunikado estas multe pli ol la lingvo mem; ĝi enhavas sociajn kaj psikologiajn trajtojn, kiujn niaj etnologoj kaj antropologoj studas kaj priskribas. Meti tiajn elementojn en

IPR 11/216

— página 17 del PDF —

niajn kursojn helpos al ni doni vere utilan instruadon al niaj gelernantoj. Ili ne nur lernos E-on, ili lernos ankaŭ pri si mem kaj pri aliaj kulturoj. Resume: instruado pri kulturo devas aparteni al kompleta kurso de E-o. VIII POROKAZAĴOJ: Kio estas tio? Tiuj elementoj ne estas antaŭplanitaj. Ili prezentiĝas kaj instruiĝas, kiam io ekster la kursoplano oportunigas ilin. Ĉi tiu enhavo-listo, fakte, kreiĝas laŭlonge de la kurso, tiam, kiam la favora cirkonstanco estiĝas. Eble io neofta ĵus okazis ene aŭ ekstere de la klasĉambro, ekzemple: iu faligas glason kaj ĝi rompiĝas, la ĝardenisto ekstere akvumas la gazonon matene, oni laŭte riparas la straton apud la klasĉambro, aŭ eble okazas tertremo en fora kontinento, aŭ nova prezidanto elektiĝas en apuda lando. Ĉiuj tiuj temoj, kvankam ne en la enhavo-listoj por la kursoj, reprezentas bonan ŝancon lerni novajn vortojn kaj praktiki la lingvon. Ĉiam bonas enmeti porokazaĵojn en la lecionojn, ĉar ili montras al la gelernantoj la tujan, konkretan, utilan aplikon de E-o al la ĉiutaga vivo. Do, jen supre la ok kategorioj de aldonaj enhavo-listoj por kompletaj kursoj de E-o: 1) funkcioj 2) nocioj 3) teksto-gramatikaĵoj 4) temoj 5) situacioj 6) taskoj 7) kulturaĵoj kaj 8) porokazaĵoj. Kiel la leganto memoras, mi ne pritraktas la plej ofte uzatajn enhavo-listojn, tio estas, la gramatikan kaj la vortan, ĉar ili estas sufiĉe bone uzataj, kaj sufiĉe komprenataj kvankam plibonigendaj. Mi volas substreki, ke ankaŭ tiuj ok listoj gravas, kaj estus bone, se ni komencas pli kaj pli kompili kompletajn listojn de ili. Ni nun pli bone konas la elementojn, la listojn, kiujn verkistoj de kursoj povas utiligi por fari kompletan kurson de E-o, sed kiom da eroj povus esti en ĉiu enhavo-listo? Mi ne povas diri precize, sed por doni al vi ĝeneralan ideon, mi diros la jenon 1) gramatikaĵoj, eble 100 aŭ 200, 2) vortoj, eble 5000 mil, sed bone elektitaj, kaj ni pensu, ke estas grandega distanco inter la kapabloj de eŭropanoj, kiuj jam facile rekonas milojn da Esperantaj vortoj pro simileco de latinidaj radikoj, kaj azianoj kiuj, se ili ne antaŭe lernis eŭropan lingvon, tute ne havos tiun kapablon, 3) teksto-gramatikaĵoj, eble 50, 4) temoj, eble 50, 5) situacioj eble 100 aŭ pli, tio dependas de nia kreiveco 6) nocioj, eble 100, kiom oni prikonsideras la eblajn variaĵojn kune kun la oftaj vortoj (lunde, lundon, en lundo, trijara, havas tri jarojn, ktp), 7) taskoj eble 100 aŭ pli 8) kulturaĵoj, eble 20, eĉ pli, depende de la situacio. 9) porokazaĵoj, tio dependas, sed 100-200 laŭlonge de la kurso povas esti bona nombro. En la BEKkurso, tio estus 1 aŭ 2 ĉiuhore.

IPR 11/217

— página 18 del PDF —

La plej kompletaj enhavo-listoj ne nur kontribuos al la plibonigado de niaj kursoj kaj de la lernado, ili ankaŭ helpos difini la enhavon de niaj ekzamenoj kaj testoj. Ili speciale estos utilaj por starigi novan sistemon de perkomputila testado de Esperanto. En venonta artikolo por IPR, mi esperas pritrakti la utiligadon de komputiloj, datumbazoj kaj Interreto por la testado de E-o. La starigo de tia ekzamenado bezonos ĝuste la enhavo-listan sistemon, pri kiu mi parolis supre. Ekzistas jam iaspeca perkomputila ekzamenado en E-o, sed tiu testado ne baziĝas sur la fundamentaj principoj de lingva testado kiel prezentitaj en la klasika libro pri lingvo-testado de D-ro Lyle F. Bachman: Fundamental Considerations in Language Testing. (Oxford University Press, 1990). Ekzistas ankaŭ KER-Ekzamenoj, sed ili iel baziĝas sur la modelo de la nuntempaj ekzamenoj nomataj IELTS (International English Language Testing System). Perkomputila ekzamenado, aliflanke, pli alproksimiĝas al la ekzameno-sistemo de TOEFL (Test of English as a Foreign Language).

Ekesto de la kubaj kulturo kaj nacio de Juan Lázaro BESADA (Kubo, juanlazaro@pefa.sld.cu) La elformiĝo de la kubaj kulturo kaj nacio datiĝas de la fino de la XVIIIa kaj komenco de la XIXa jarcentoj. La unua nomo, kiun oni nepre devas mencii en tiu rilato estas Don Luis de las Casas y Aragorri. Li alvenis en nian insulon en la jaro 1792 kiel guberniestro. Apartenanta al la hispana politika elfluo konata sub la nomo „Indulgema Despotismo”, li iniciatis politikon kiu favoris la disvastigon de edukado kaj klerigado de la insulo. Al li nepre aldoniĝas la nomo de Juan José Díaz de Espada y Fernández de Landa, episkopo de Havano ekde 1802. Espada estis klera homo forte influata de la renovigaj ideoj de Pastro Feijóo, pro kio li tuj stimulis la filozofiajn studojn kaj ankaŭ la reformadon de la eduksistemo en la lando. Tamen, ne eblas entute paroli pri tiu ekesto de la kubaj nacio kaj kulturo, se oni ne mencias la plej gravajn instituciojn kiuj decide rolis en tiu fondoproceso de la kubaj kulturo kaj nacieco, ĉar en ili kreiĝis la kondiĉoj kiuj ebligis tiun burĝonadon. En la unua loko necesas paroli pri la Universitato de La Habana, fondita de la dominikanaj pastroj la 4an de IPR 11/218

— página 19 del PDF —

januaro 1728. Ĝi estis la unua institucio por supera edukado de la insulo kaj en ĝiaj klasĉambroj formiĝis la kerno de la posta kuba intelektularo. Same grava estis la Reĝa kaj Pontifika Kolegio-Seminario San Carlos kaj San Ambrosio, fondita en Havano en la jaro 1772. Tiu ĉi gravega institucio, kie studis la plej influaj kaj kleraj homoj de la tiama insulo, tiuj kiuj poste definitive konturis kaj naskigis niajn naciecon kaj kulturon, estis la lulilo de nia lando. Ne malpli decida kaj influplena estis la Ekonomia Societo de Amikoj de la Lando, kiun oni fondis en Havano en 1793, pro Reĝa Ordono de Karlo la Kvina datita la 15an de decembro 1792. Ĝia ĉefa celo estis trovi solvojn al la sennombraj problemoj sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj de la tiama Kubo. Ĝia laboro en la disvastigo de la pensado kaj verkoj de la ĉefaj kubaj intelektuloj estis decida faktoro en la solidigo de la jam tiam burĝonanta nacieca sento. Ankaŭ la apero de la unua perioda eldonaĵo, „Papel Periódico de La Habana”, aperinta por la unua fojo en la jaro 1790 danke al iniciato de la hispana guberniestro Don Luis de Las Casas, estis elstara, ĉar ĝi estis la vehiklo por diskonigo de la novaj ideoj kiuj iom post iom trapenetris la insulon. Pro la graveco, kiun ĝi havis en la proceso de elformiĝo de niaj nacio kaj kulturo, nepras mencii la fame konatan „Parolado pri la Agrikulturo de Havano kaj rimedoj por ĝin stimuli”, verkitan en 1792 de Francisco Arango y Parreño (1765-1832), kiu studis Humanistikon en la Reĝa Kolegio-Seminario San Carlos y San Ambrosio kaj en la Reĝa kaj Pontifika Universitato de Havano. Gravega, influplena kaj decidiga estis, por la fina ekesto de la kubaj nacio kaj kulturo la formiĝo de la tiel nomata „Kreiva Kvinopo”, kiu ariĝis en 1802 ĉirkaŭ la Episkopo Espada. La membroj estis: Félix Varela [vd la foton], José Antonio Saco, José de la Luz y Caballero, Felipe Poey kaj Domingo del Monte, ĉiu el ili apartenanta al la plej kleraj pensuloj de la tiama hispana kolonio. La ĉefaj ideoj kiujn tiu grupo subtenis estis: apogo de la modernaj politikaj ideoj, tendenco al aŭtonomio kaj valorigado de „la kubana kreitaĵo” en formiĝo. Sur la literatura kampo menciendas, ke en 1608 aperas la unua kuba verko: „La Spegulo de Pacienco” (Espejo de Paciencia), verkita de Silvestre de IPR 11/219

— página 20 del PDF —

Balboa, kaj en 1791 aperas la komedio „La princo ĝardenisto aŭ ŝajnigita kloridano” (El príncipe jardinero o fingido cloridano), de Santiago Pita. Ĝi estis la unua teatra verko de nia literaturo. Fine de la XVIIa kaj komence de la XVIIIa jarcento naskiĝis en Santa Clara José Surí y Águila, Mariano José de Alva y Monteagudo kaj Lorenzo Martínez Avileira, kiuj distingiĝis kiel poetoj-improvizantoj. Iliaj ĉefaj temoj estis religiaj. La lastaj du fariĝis sacerdotoj kaj ilin oni devas konsideri la prauloj de la kuba lirika poezio. Tamen, la poeto kiun ĉiuj agnoskas kiel patron de nia poezio estis Manuel de Zequeira y Arango (1764-1846). Li studis en la Kolegio-Seminario San Carlos kaj San Ambrosio, kie li estis disĉiplo kaj amiko de Félix Varela. La alia kaj plej elstara reprezentanto de la poezia arto enlande dum tiu epoko estis Manuel Justo de Rubalcava (1769-1805), kiu sekvis militistan karieron. Li kultivis plurajn poeziajn ĝenrojn, inter ili: filozofan, bukolikan, erotikan kaj festan. Liaj ideoj estis porkoloniaj. Lia plej kvalita verko estas la poemo epika-religia „La morto de Judaso” (La muerte de Judas). En la verkoj de tiuj du poetoj jam komencis aperi simboloj de Kubo kiel la fruktoj kaj la naturo, kio iniciatis proceson de reliefigo de la enlandaj donitaĵoj, kio permesas aserti, ke ĉe ili jam aperas signoj de amo al la lando. Iom poste komenciĝis periodo de disvastigo de la poezia kreado tra la insulo. La plej konata figuro estis José María Heredia (1803-1839) [vd la foton], kies vivo estis mallongedaŭra kaj turmentoplena. La plej alta voĉo de la lirika poezio de sia generacio, li estis la unua poeto kun sendependecaj ideoj. Li vivis grandparte en ekzilo (Meksiko, Venezuelo kaj Usono). Gabriel de La Concepción Valdés, plej konata sub la kaŝnomo Plácido (1809-1844), estis filo de hispana dancistino kaj kuba mulato. Li laboris kiel ĉarpentisto, tipografo kaj metiisto. Oni ekzekutis lin sub la preteksto, ke li partoprenis en la t.n. „Konspiro de la Ŝtuparo”, proceso kiun la hispanaj aŭtoritatoj starigis por eviti la sklavribeladojn. Sed ne nur tiuj poetoj ĉefrolis en la elformiĝo de niaj kulturo kaj nacieco. Gertrudis Gómez de Avellaneda (1814-1873), konata sub la pseŭdonimo „La Tula”, estis gravega figuro. Poetino, ŝi ankaŭ verkis romanojn kaj teatraĵojn. Ŝia vivo plenis je amaventuroj. Kvankam oni ne trovas en ŝia verkaro sendependecan pensadon, kelkaj el ŝiaj poeziaĵoj elmontras amon al la kubaj aferoj. Granda parto de sia vivo ŝi vivis en Madrido kaj Parizo. IPR 11/220

— página 21 del PDF —

Estus nekompleta la prezento de la plej elstaraj figuroj de tiu decida periodo sen la mencio de Domingo del Monte (1804-1853). Venezuelano pro la naskiĝo, en 1816 li studis en la Seminario San Carlos kaj San Ambrosio kaj en 1819 en la Universitato de Havano. Tie li konatiĝis kun Heredia, kies amikecon li ĝuis. Membro de la Ekonomia Societo de Amikoj de la Lando, li agis favore al la fondo de Kuba Akademio de Literaturo. Kunlaboranto de pluraj publikaĵoj, liaj verkoj ĉiam enhavis ideojn en rilato kun la plibonigo de la kuba vivo. Li forlasis la insulon akuzite de partopreno en la „Konspiro de la Ŝtuparo”. Liaj literaturaj rondetoj estis famaj kaj estas grave diri, ke danke al liaj iniciatoj kaj subteno, kelkaj tiamaj kubaj sklavaj poetoj povis aperigi siajn verkojn. Lia penso estis kontraŭ la aneksismo. La poezio respegulis la spiriton de la kuba XIXa jarcento kaj estis vehiklo por esprimado de la sendependeca sopiro de la kubanoj. Ĝiaj ĉefaj kultivantoj estis ĉiuj, senescepte, fondoŝtonoj de la kuba kulturo. Gravegan rolon en la tuta proceso de ekesto de la kubaj nacio kaj kulturo ludis ankaŭ la filozofiaj studoj kaj iliaj ĉefaj pensuloj, ĉar la plej eminentaj intelektuloj de nia insulo preskaŭ senescepte, kultivis ilin. La unua katedro pri filozofio en Kubo fondiĝis en la jaro 1647 en la monaĥejo de San Francisko kun la celo prepari sacerdotojn, pro kio la filozofio estis „ancilla theologicae”, tio estas sklavino de la teologio. En tiu epoko, la filozofio kiun oni studis en Kubo estis bazita kaj sur la aŭtoritato de la profesoro, kaj sur tiu fontanta el la Biblio, el la Eklezio aŭ el la Sanktaj Patroj. Ĝia fundamento estis la Aristotela pensado, misformita de la skolastikismo, filozofia metodo kiu formale sekvis la grekan logikon, emfazante la praktikon de silogismoj, rifuzante kaj ignorante observadon kaj eksperimentojn. Inter 1790 kaj 1820 komenciĝis ribelado kontraŭ la skolastikismo kaj la aristotelismo. La Pastro José Agustín Caballero enkondukis la elektan metodon, ekvivalento de la greka eklektikismo, kiel modernigan reagon kontraŭ la skolastikismo. Li favoris la studadon de Feijóo, Bacon kaj Descartes; kvankam tiu reformo ne estis radikala, tamen oni povis konstati aliron al la filozofio el la inspiro kartezia racionalisma. Alia karakterizo kiu markis tiun periodon de la filozofio en Kubo, estis la anstataŭigo de la argumentado de racio karakteriza de la aristotelismo per la eksperimento.

IPR 11/221

— página 22 del PDF —

Kvankam Caballero estis la unua kiu iniciatis tiun modernigan proceson, la plej influhava personeco estis Pastro Félix Varela (1787-1853). Li enkondukis la Empirian Iluminismon de franca kaj angla inspiro kun klara influo de la XVIIIa jarcento, estis la Iniciatinto de la studoj pri epistemologio. En siaj verkoj li prezentiĝas kiel pensulo apartenanta al la filozofia moderneco. Li difinas la liberecon, la egalecon kaj la privatan proprieton kiel naturajn rajtojn kaj pledas por la ĉesigo de la sklaveco. Li estis kontraŭ la aneksismo kaj lia penso radikaliĝis ĝis sendependismo. Eĉ pli. Estis Varela kiu enkondukis la eksperimentan instruadon de fiziko kaj kemio en la Seminario „San Carlos kaj San Ambrosio”, fondante tie la unuan tiucelan laboratorion kiu ekzistis en nia lando. Ankaŭ danke al lia insistado oni enkondukis la hispanan kiel instrulingvon, tiel anstataŭante la latinan, kiu estis tiam la lingvo de kleriĝo. Inter liaj ĉefaj verkoj estas menciendaj „Filozofia Miksaĵo” (Miscelánea Filosófica) kaj la ege konata kaj influa „Leteroj al Elpidio” (Cartas a Elpidio), kiun li verkis por instruado de la junularo. Daŭrigis la vojon malfermitan de Varela, José de la Luz y Caballero (1800-1862) [vd la foton], pedagogo kaj filozofo kiu multege influis la tiaman junularon. Lia moderniga klopodado, pro la nivelo de aktualigo kaj teoria rigoreco, estis unu el la momentoj plej gravaj de la filozofio en Kubo dum tiu periodo. Oni povas situigi lin pli proksime de Locke ol de Condillac, pro lia intereso eviti la sensisman troigon. Li celis fari sciencoj la filozofion kaj la moralon. Li estis tre fame konata pro sia filozofia polemikado pri la Eklektikismo kun la franca filozofo Coussin. La tria ingredienco kiu aldoniĝis al la fina konturiĝo de la kuba kulturo estis la evoluo de scienco. Dum la proceso de elformiĝo de la nacia kulturo, estas necese paroli pri kelkaj figuroj kies laboroj estas nepre menciindaj kiam oni volas prezenti kiel eble plej kompletan panoramon de tiu fondoproceso de la kuba kulturo. En la komenco nepras mencii la nomon de Tomás Romay (1764-1849). Li studis gramatikon, retorikon kaj filozofion en la Reĝa Kolegio-Seminario San Carlos kaj San Ambrosio. Poste li enskribiĝis en la Fakultato de Filozofio de la Universitato de Havano. Li fariĝis Bakalaŭro pri Arto kaj poste diplomiĝis pri Medicino en 1879. Aperis kiel unu el la iniciatantoj de IPR 11/222

— página 23 del PDF —

„Papel Periódico de La Habana”. Li estis ankaŭ profesoro pri Patologio en la Universitato kaj estis membro de la Ekonomia Societo de Amikoj de la Lando. Enkondukanto de la kontraŭvariola vakcino. Danke al li, oni elradikigis la entombigojn el la preĝejoj. Li malfermis la unuan medicinan klinikon en Havano. Ne malpli influa personeco estis Felipe Poey y Aloy (1799-1891). Laŭ profesio advokato, li estis disĉiplo pri filozofio de la pastro Félix Varela. Ekde la juneco li studis la naturajn sciencojn kaj en ĉi tiu fako li atingis mondfaman renomon. Liaj studoj pri iĥtiologio havigis al li la agnoskon de Couvier. Li parolis pri la ekzistado de la fosilia homo antaŭ ol Darwin publikigis „La Origino de la Specioj”. Tute eksterordinara estis la personeco kaj vivo de la multfacete talenta Tranquilino Sandalio de Noda (1808-1866). Termezuristo, stenografo, matematikisto, pegagogo, natursciencisto, filozofo, verkisto, kritikisto, historiisto kaj poligloto, inter liaj pluraj kontribuaĵoj al la evoluo de la scienco menciendas: la esplorado de la suda marbordo de la insulo, planado de diversaj vilaĝoj kaj la topografia priskribo de Pinar del Río. Membro de la Ekonomia Societo de Amikoj de la Lando, li pledis por la uzado de la Decimala Metrika Sistemo en la insulo. Kvankam ne naskiĝinta en Kubo, Juan Cristóbal Gundlach (1810-1896), germano kiu naskiĝis en Marburgo, multe kontribuis al la evoluo de la scienco en nia lando. Li loĝis dum granda parto de sia vivo en Kubo. Kiel natursciencisto, li funde studis la naturon nialande kaj lia verko „Kuba Ornitologio” priskribas ĉiujn speciojn de birdoj en la insulo. Pro tiu verko, kiu fariĝis klasika en tiu kampo, li havigis al si elstaran lokon inter la fondintoj de la kuba scienca agado. Ekde kiam la pastro Félix Varela iniciatis la eksperimentajn studojn pri Fiziko kaj Kemio en la Seminario San Carlos kaj San Ambrosio, helpante tiamaniere la edukan reformon de la episkopo Espada, la evoluo de la scienca agado en Kubo senĉese kreskis kaj ĝi estas la lasta grava faktoro en la elformiĝo de la kubaj kulturo kaj nacieco. Kiel oni povas konkludi, la ekesto de la kuba nacio ŝuldiĝas al la evoluo de la kulturo kaj en tiu proceso ludis unuarangan rolon la Seminario „San Carlos” kaj la Universitato de Havano. Pro la instigo kaj apogo de la episkopo Espada kaj la favoraj kondiĉoj, kiujn li kreis por la diskonigo kaj evoluo de la scioj, la kuba nacio definitive konturiĝis kaj kreis la socian bazon por la posta evoluo de niaj lando kaj kulturo.

IPR 11/223

— página 24 del PDF —

Lingvo-instruado: kelkaj konstatoj de Edmond LUDWIG (Francio, esperanto.eludwig@orange.fr) La sekvaj linioj ne estas ia scienca esploro pri didaktiko de fremdaj linvoj, sed simpla retrorigardo de emerita instruisto pri la germana lingvo en Francio inter 1972 kaj 2009, kun konsideroj de praktikanto, kiu preskaŭ daŭre instruis kun plezuro la germanan lingvon kaj E-on. Personaĵoj priprofesiaj Komence de la okdekaj jaroj, mi estis fininta mian universitatan studadon kaj komencis mian pedagogian trejnadon kiel licea instruisto pri la germana lingvo. En Francio tiam ekaperis la aŭdvidaj instrumetodoj! Jen interesa periodo por juna instruisto, kiu, kiel lernanto, konis nur la tradician pertradukan instruadon. Ĉio estis malkovrinda, kaj tiuj aktivaj metodoj kun uzo de magnetofonaj bendoj, kiuj ebligis aŭdigi voĉojn de denaskuloj, entuziasmigis la tiamajn junajn instruistojn, ankaŭ min! Ili entuziasmigis nin des pli, ke sur tiu kampo ni sciis pli ol la instruspertaj gekolegoj, kiuj akompanis dum la preparjaro la junajn staĝantojn. En pedagogiaj centroj ni estis trejnataj de skipo de disĉiploj de la verkintoj de novaj aŭdvidaj metodoj. Nia rolo estis ankaŭ la disvastigado de tiuj novaj instruiloj ĉe la jam spertaj gekolegoj! Vera rolo de pioniroj! Kaj ni fieris pro la fakto, ke ni ankaŭ trejnis niajn trejnistojn, kiuj ofte ne emis ŝanĝi siajn proprajn metodojn sen tiuj novaj „maŝinoj” ofte pezaj, transportendaj de unu klasĉambro al alia, kun tiuj bendoj, kiuj foje transformiĝis al bendsalato, kiun tiam necesis „detriki”, kio perdigis tempon!!! Krome tia instruado ankaŭ postulis, ke la instruisto sin engaĝu fizike, aktoru antaŭ la klaso, ne plu sidu malantaŭ sia skribotablo, sed staru antaŭ sia klaso, disdonante la parolvicon, kontrolante, ĉu ĉiuj havis pli malpli la okazon sin esprimi – kio ne facilis, kiam ĝis 40 gelernantoj sidis en la klasĉambro! Dinamikigo de tia amaso estis ofte elĉerpa laboro, sed la rekompenco estis arbaro da levitaj fingroj, ĉefe ĉe la fervoraj komencantoj, kaj la plezuro de la gelernantoj ludi skeĉojn kaj baldaŭ diskuteti inter si! Ke ĉe multaj inter tiuj eklernantoj tia entuziasma lernado ne daŭris ĝis la fino de la studo … povas esti temo de alia artikolo!!!! Post sukcesa titolakiro mi entuziasme komencis mian karieron, aktivis en asocioj de fakuloj pri la germana lingvo kaj de instruistoj pri lingvoj. Sed baldaŭ mi havis la emon esti pli kritika rilate al mia instruado, kaj mi

IPR 11/224

— página 25 del PDF —

demandis min, ĉu ne estus utile mem lerni novan lingvon kaj apliki miajn teknikojn al mi mem! Kaj mi eklernis mem la italan dum … du semajnoj, ĉar iumomente mi malkovris anonceton en gazeto proponantan senpagan perkorespondan kurson de E-o kaj ek! Mi metis la fingron en la radoaron, kiu kuntrenis min en la movadon. Pozitiva rezulto estis, ke la okupiĝo pri Esperanto iĝis ege profitdona por mia laboro de instruisto pri fremda lingvo: mi aplikis al mi mem kelkajn teknikojn lernitajn dum mia trejnado kiel instruisto pri lingvo, kompletigis la materialon proponitan de la lingvolibro uzita, kiu estis iu gramatiko (cetere sufiĉe kompleta) kun amaso da ekzercoj, sed ĉefe por la tuja skriba uzo de E-o. Post sukcesa trapaso de serio da ekzamenoj de Franca E-Instituto mi havis la bonŝancon renkonti Jean-Louis TEXIER, la tiama prezidanto de UFE (Unuiĝo Franca de Esperanto), nuna ESPÉRANTO-FRANCE, kiu parolis al mi pri la Zagreba Metodo, kiu ege plaĉis al mi. Li proponis al mi, ĝin traduki por franca lernantaro. Mi akceptis, sed ĝin adaptante al la specifaj bezonoj de franclingva lernantaro kaj ni baptis ĝin Metodo 11. Poste mi kompletigis ĝin per la verkado de Metodo 12, kio ebligis atingon de nivelo B1/C1 laŭ la nuna Eŭropa Referenckadro. Sekvis pliaj helpiloj por aktiva prezento de la lingvo (Metodo 10) kaj bildaro kun konsiloj al la instruistoj por paroligo de homoj lernintaj ĉefe perkoresponde (Metodo 15). Kune kun Renée TRIOLLE, licea instruistino pri la rusa lingvo, mi verkis Nouveau cours d’espéranto por memlernantoj. Pardonu al mi, ke mi tiom insistas pri miaj personaj travivaĵoj kaj spertoj, sed tian eksperimentadon pri didaktiko mi ne povintus travivi tiel intense kiel nura instruisto pri mia „profesia” lingvo, ĉar dank’ al ILEI mi havis ege interesajn diskutojn kun alilandaj geinstruistoj aŭ fervoraj instruantoj. Krome mi deziras uzi mian longjaran lingvoinstruan praktikadon por analizi kelkajn faktojn koncerne la didaktikon de lingvoj en la nuna tempo, precizigante, ke neniam mi perdis la entuziasmon sur tiu kampo, des pli ke mi riĉigas mian pripensadon per memlernado de natura lingvo, kiun mi delasis antaŭ trideko da jaroj pro Esperanto, t.e. la itala! Iuj limoj de aŭdvidaj metodoj Sekvinte la evoluon de instrumetodoj kaj ilian aplikadon, mi pli kaj pli distanciĝis de la pseŭdosciencaj asertoj de multnombraj didaktikistoj, ĉar mi konstatis, ke tre aŭ tro ofte la gekolegoj sekvas aŭ estas devigataj sekvi IPR 11/225

— página 26 del PDF —

blinde la lastan modon, kio rezultigas tre ofte sensomankan lernadon. Mi elektu ekzemplon: ĉar la avangardaj metodoj aŭdvidaj koncernis unue la anglan lingvon, multaj aŭtoroj de samtipaj metodoj sklave imitis tiujn metodojn, kiam ili kreis metodon por alia lingvo instruota, neglektante la specifajn trajtojn de la instruota lingvo. Mi ankaŭ menciu principon, kiu longtempe ŝajnis esti „la” solvo por sukcesa lernado de lingvo: imitado de natura metodo – kiu certe estas la sola ebla metodo kun gelernantoj parolantaj diversajn gepatrajn lingvojn (ekzemplo en Esperantujo estas la Cseh-metodo), dum por samlingvuloj eblas pli rapidi uzante adekvate la gepatran lingvon! La aserto do estis, ke sufiĉus mergi la gelernantojn en „lingvan banon” kun samtempa aktorado por komprenigi parton de la terminoj ne klare kompreneblaj pere de la bildoj, por ke, iom post iom, ili komprenu, ripetu, parkerigu vortojn kaj strukturojn kaj finfine kapablu mem produkti sencohavajn eldirojn. Bedaŭrinde tre ofte la nombro de la gelernantoj en ĉiu klaso atingis 35, kelkafoje eĉ 40, sekve nur komuna samtempa ripetado ebligis, ke ĉiu havu la okazon „praktiki” la lingvon. Mi krome aldonu, ke dum longa tempo iuj pedagogiaj aŭtoritatoj, kiuj – cetere – ofte mem ne plu instruis (!!!), eĉ devigis la geinstruistojn ne traduki al la gepatra lingvo, pro la timo, ke la gelernantoj povus pensi en la propra lingvo, kio denove kondukus al mallerta sinesprimado, dum ĝuste per la novaj aktivaj metodoj ili uzu tujtuj la lingvon de la denaskuloj! Pruvo de tiu aserto estas multaj lingvoinstruaj libroj kun listo de neregulaj verboj sen traduko, kio rezultigis la jenon: la plejmultaj gelernantoj – almenaŭ tiuj, kiuj ne tradukis tiujn verbojn – ilin lernis sen koni ilian signifon! Eĉ la vortprovizo necesa por kompreni tekston aperis marĝene kun klarigoj en la cellingvo, kio rezultigis, ke la malplej laboremaj eĉ ne serĉis ĝian signifon en vortaro! Kia rezulto, se la instruisto mem ne prizorgis la aferon kaj korektis tiujn mankojn! Kaj tio daŭris dum jaroj! Mi aldonu, ke pro ŝparado la nombro de la horoj dum semajno iom post iom ŝrumpis de 4 aŭ 5 al 2 horoj! Mi krome menciu, ke dum multaj jaroj la gelernantoj ne estis disdividitaj laŭ niveloj, kio rezultigis, ke la malplej kapablaj ne plu sukcesis sekvi, dum la plej kapablaj malpaciencis! Kaj kiel adaptiĝi al la diversaj niveloj kun tiom da gelernantoj?! Pri instruado de la legkapablo en la gepatra lingvo Ankaŭ la lernado de la gepatra lingvo evoluis! Ne estinte instruisto en elementa lernejo mi nur menciu, kion mi poste konstatis en la liceo: alvenis gelernantoj, kiuj ne kapablis legi flue! Dum longa tempo iuj akuzis ĉefe la

IPR 11/226

— página 27 del PDF —

supraĵan aliron al legado ĉe la unuaklasuloj. Ŝajnas, ke ili parte pravis, ĉar en la elementaj lernejoj la instruistoj revenas de kelkaj jaroj al persilabaj metodoj. Ni tamen ne forgesu, ke kulpas ankaŭ la televido, kiu iom post iom forrabis tempon kutime uzitan por legi! Kaj: kiu ne flue deĉifras, ne ĝuas la legadon! Kaj nun aldonu komputilojn kaj poŝtelefonojn ekde la plej juna aĝo al la temporabaj iloj! Graveco de la gramatikaj konoj Mi ankaŭ iom aludu la instruadon de gramatiko. Francaj gekolegoj miaaĝaj certe ankaŭ rimarkis, ke gramatika analizado de la lingvoj gepatraj kaj fremdaj evoluis kaj ŝrumpis al la nuraj nepraj bezonoj pro alia nepra neceso: akcenti la principon de plezuro en la lernado! Gramatika analizado de strukturoj ne nepre ĝuigas la plej grandan nombron da gelernantoj! Sed mi konstatu la rezulton: ne plu estas konataj la bazaj nocioj kiaj retrovo de subjekto, objekto, de substantivo, adjektivo, adverbo, prepozicio kaj aliaj. Sekve kaj analizo de la funkciado de iu ajn lingvo kaj la kapablo korekti siajn erarojn ne plu eblas. Kio koncerne Esperanton? Kiam mi ekinstruis E-on kiel libere elekteblan fakon en mia liceo, mi havis la bonŝancon instrui al kapablaj gelernantoj, kiuj tuj komprenis la funkciadon de la lingvo, ĉar ili ankoraŭ posedis la necesajn gramatikajn konojn, kaj mi memoras pri unu inter ili, kiu post kelkaj monatoj jam parolis flue kaj uzis siajn konojn por trovi sen mia helpo tridekon da alilandaj gekorespondantoj, kun kiuj li interŝanĝis poŝtmarkojn, kaj tiam komputiloj kaj retkontaktoj preskaŭ ne ekzistis! Mi instruis E-on en tiu liceo dum deko da jaroj. Kial mi interrompis tiun instruadon? Ĉar mi devis zorgi pri mia familieto kaj krome ĉar amasiĝis la instruhoroj diversfakaj en la liceoj kaj ne plu restis tempo dum la tagmanĝa duhora paŭzo por instrui E-on aŭ aliajn libervole elektitajn erojn, ĉar okazis devigaj kursoj ankaŭ dum tiu paŭzo. Nuntempe, kiel emerito, mi havas la bonŝancon instrui E-on en universitato, kio ja donas iom da prestiĝo al E-o en nia regiono. Sed kion mi konstatas? Kvankam kelkaj gestudentoj ege interesiĝas kaj bone progresas, mi konstatas ĉe kelkaj inter ili – ĉefe ĉe tiuj, kiuj komencas siajn universitatajn studojn – absolutan nekonon de la bazaj gramatikaj nocioj. Aperas eraroj, kiujn antaŭ dudeko da jaroj eĉ mezlernejanoj ne faris!

IPR 11/227

— página 28 del PDF —

(Eta iom provoka parentezo: ĉu ĉio tio nin alvenigu al la iom amara dedukto, ke ni ne plu distrompetu, ke E-o estas la plej facila lingvo, sed ni nun reklamu por E-o klarigante ke per ties lernado la gelernantoj havas la eblon kompreni kaj relerni serioze bazajn gramatikaĵojn, utilajn ankaŭ por la gepatra lingvo???!!!) Laŭ gekolegoj, kiuj nun instruas en elementaj lernejoj, tendenco de reveno al pli tradiciaj metodoj estas konstatebla. Ties rezultoj estos mezureblaj nur post pluraj jaroj. Eble la pendolo revenos al pli ĝusta mezo. Kion dedukti de tiaj konstatoj? Certe profesiaj instruistoj pri fremdaj lingvoj nenion lernis post lego de miaj konstatoj, sed mi kuraĝas direkti al la instruemuloj neprofesiaj kelkajn tre ĝeneralajn konsilojn. Mi diru al ili:  ĉeestu kursojn de profesiaj lingvo-instruistoj, trastudu ties lernolibrojn, demandadu ilin pri iliaj teknikoj,  legu la konsilojn pri didaktiko en diversaj instru-libroj,  konsultu la retejon http://www.edukado.net,  konsciu, ke en Esperantujo vi instruos al lernantaro plej diversa laŭ kapablo kaj persistemo, kiu ne venas al via kurso devige. Sekve vi nenion povas postuli de ili, do la instruvojo inter tento/plezurigo kaj neceso estas des pli zigzaga,  neniam rutinu, daŭre analizu kritike kion vi faris dum iu kurso, kio estis sukcesa, kio ne,  daŭre memorigu al la gelernantoj tri fundamentajn erojn: kompreni, imiti kaj poste provi paroli libere,  vi mem klopodu neniam enuigi ilin!!! Lakone mi aldonu: se la gelernantoj hejme ne mem regule relernas la prezentitaĵojn kaj ne klopodas aŭskulti radion aŭ partopreni senkrokodilajn kunvenojn, ne esperu, ke ili rapide progresos. Ne kulpas vi, se ili ne sukcesos. Kaj laste mi finu per la jenaj rimarkoj: iom post iom vi akumulos spertojn, sed sciu, ke vi neniam certos, ĉu vi estas sur la ĝusta vojo. Konsciu ankaŭ, ke la rezulto de via „sizifa laboro” ne ofte videblas tre konkrete! Kiam terlaboristo pene fosis truon, li havas rekompencon psikologian: truon kaj amason da tero! Instruisto nur sporade vidas tian konkretan rezulton! Sed vi nepre daŭre fosadu!!! IPR 11/228

— página 29 del PDF —

Efika lingvolernado de SALOMONNÉ CSISZÁR Pálma (Hungario) En Hungario vivas fama pianisto, GAÁL Ottó, kiu sukcesis trapasi lingvoekzamenon pri 27 lingvoj. Verŝajne tio estas tuteŭropa rekordo. Li estis sukcesa muzikisto en Norvegio, kie li alproprigis skandinavajn lingvojn, li parolas plurajn slavajn kaj novlatinajn lingvojn, sed ankaŭ la ĉinan. Post 10-jara esplorlaboro li ellaboris metodon por helpi aliajn en lingvolernado, kio estas laŭ li la plej malfacila spirita laboro. Post la angla, germana, franca, itala, hispana, portugala, sveda, dana, norvega, nederlanda kaj rusa en decembro 2010 aperis la hungara-Esperanta materialo. Nun estas antaŭpreparata la ĉina versio. La aŭtoro deziras prepari lernmaterialon pri ĉiuj lingvoj, kiujn li konas. Li havas sekvantojn, kiuj lernante per lia metodo same amasigas lingvoekzamenajn atestilojn, la plej sukcesa lernanto havas 12 lingvoekzamenojn ĝis nun. Kio estas nova kaj interesa en la metodo? Unue la strukturo. En la unua leciono ni ekzercas la strukturon de substantiva sintagmo. Por simpligi li parolas pri strukturo ABC. A povas esti: artikolo (LA), aŭ posedaj pronomoj (MIA, VIA, LIA ktp.), aŭ tabelvortoj (TIU, KIU, ĈIU). Tie ni lernas la tri plej oftajn tabelvortojn! Ne aperas ĉiuj samtempe. B estas adjektivoj kaj C estas la substantivo. La vortoj aperas laŭ uzofteco. En la unua leciono aperas jam multaj adverboj (nun, ĉiam, ofte, denove, hodiaŭ, hieraŭ), sed el inter verboj nur ESTAS kaj ESTIS. La gramatikaj klarigoj prenas nur unu aŭ du paĝojn antaŭ la lecionoj, la materialo konsistas el ĉirkaŭ 8000 sintagmoj kaj frazoj en ambaŭ lingvoj, kiuj staras paralele en du kolumnoj. La lernanto memstare tradukas de la komenco kovrante la cellingvan kolumnon. Li havas la vortojn kaj regulojn kaj KREAS la fremdlingvan frazon. Eblas tion fari skribe, aŭ laŭte prononcante, la prononcon helpas tri kompaktdiskoj. Oni devas laŭte prononci la frazojn por alkutimiĝi al kuraĝa elparolado, parola lingvouzo. Komence la afero iras malrapide, sed la celo estas krei multegajn senerarajn frazojn, komence simplajn, sed fine pli kaj pli kompleksajn. La aŭtoro proponas fari la ekzercojn de la leciono tri-kvarfoje sinsekve antaŭ la daŭrigo, por ke la traduko fariĝu rapidega, kvazaŭ aŭtomata. La alproprigo tre similas al tiu de la gepatra lingvo, ja oni havas multegajn ekzemplofrazojn kaj oni mem povas kontroli la funkciadon de la reguloj.

IPR 11/229

— página 30 del PDF —

En la dua leciono krom novaj ABC-j, kaj pliaj oftegaj adverboj aperas demandvortoj, pluralo, kaj pli kaj plej. Jen kelkaj kreeblaj frazoj: La riĉaj homoj estas malofte bonaj amikoj. Ĉu la sinjoroj estas viaj gastoj? Kiuj estas la plej gravaj demandoj? La frazoj, kiuj baziĝas sur la ofteco, estas tre proksimaj al la parolata lingvo. La lernanto daŭre havas sukceso-senton, eraron li tuj povas mem korekti, kaj sin stimulante rapide antaŭeniri. En la tria leciono aperas esprimoj kiel multe da, kiom da, kelke da. Aperas posesiva strukturo. Oni ellernas neadon, kaj demandan neadon. La kvar fraztipoj sisteme aperas en la tuta materialo: aserta frazo, demanda frazo, nea frazo, nea demandfrazo. Nur en la kvara leciono aperas verboj krom estas. En la kvara leciono ekrolas akuzativo. En la kvina aperas la prepozicioj. La esenco estas tre funde ekzerci la bazojn kaj iom post iom ampleksigi la konojn. La vortoj lernitaj en la unuaj lecionoj konsekvence reaperas en la sekvaj. La metodo estas kreita esence por memlernantaj plenkreskuloj. Estas aparte interesa afero ke la du kolumnoj de la 8000 ekzemplaj frazoj estas variigeblaj. En la lernmaterialoj de diversaj lingvoj aperas la samaj frazoj. Komence la fontolingvo estis la hungara, sed la metodon jam aĉetis kaj adaptis ĉinoj por lerni la anglan, kaj poloj por lerni la anglan kaj germanan. La Esperantaj ekzemplofrazoj estus simple kombineblaj kun la nederlanda, norvega, rusa, iu ajn alia lingvo por kiu jam ekzistas la libro. Necesas nur reverki la kelkpaĝan gramatikan klarigon. Ekzemple en kazo de Esperantanorvega libro, oni devus Esperante klarigi la norvegan gramatikon. Se temus pri norvega-Esperanta libro, oni devus en la norvega klarigi la Esperantan gramatikon. Per tiu metodo oni povus doni eblon al Esperantoparolantaj lingvolernemuloj ekkoni ekzotikajn lingvojn por kiuj ili ne trovas bonan lernolibron en sia gepatra lingvo, aŭ se temas pri landoj, kiuj ankoraŭ ne havas bonan E-instruilon, oni povus facile krei por ili la materialon. Mi havis la eblon revizii la Esperantan version kaj nun mi lernas per la metodo la francan lingvon. Mi estas tre kontenta, kaj senpacienca por eklerni-relerni pliajn lingvojn. Se vi dirus pri kiu lingvoparo vi interesiĝas mi povas helpi kaj en la adaptado de la materialo, kaj por ekhavi kontakton kun la aŭtoro. Ĉu ekzemple lerni la hungaran aŭ la ĉinan estus interese por vi? Pliaj informoj ĉe: cspalma@freemail.hu

IPR 11/230

— página 31 del PDF —

El la landoj kaj sekcioj… Ĉinio La 2-a vintra E-kursaro (VEK) finiĝis en Kantono, Ĉinio. Okazis la 2-a vintra E-kursaro (VEK) en Kantono, Ĉinio, de la 15-a de januaro ĝis la 14-a de februaro 2011. Ĝi estis organizita de ILEI-Ĉinio kaj gvidita de Dennis KEEFE el Usono (nuntempe laboranta en Nankina Universitato, Ĉinio). Li uzis la BEK-lernolibrojn verkitajn de li mem. Rafaelo Mateos el Hispanio, Lakbiro el Maroko kaj Aŭgusto Casquero el Hispanio instruis aŭ vizitis nian kurson. Partoprenis 30 personoj el 11 ĉinaj urboj: Nanchang, Nankino, Kantono ks. kaj Hanojo de Vjetnamio. Tio donis al la kurso internacian etoson. 24 kursanoj finis la lernadon de la baza kurso (13 tagoj) kaj 12 el ili finlernis BEKunu ĝis BEKkvar (23 tagoj). Inter la kursanoj, 12 estas universitataj gestudentoj malpli-ol-24-jaraj, kaj 4 universitataj instruistoj. 12 el 24 kursanoj estas novuloj, kiuj neniam lernis nian lingvon antaŭe. La plej juna kursano estas 19-jara, la plej maljuna estas 65-jara. La kurso estis intensa kurso, de lundo ĝis sabato, Dennis instruis 6 horojn ĉiutage, kaj la kursanoj devis fari hejmtaskojn 2-3 horojn vespere en la klasĉambro. Preskaŭ ĉiutage Dennis donis ekzamenojn al la kursanoj. La lernantoj multe praktikis kaj ekzercis nian lingvon en la kurso, eĉ post la kurso aŭ dum la paŭzo, la lernantoj ludis kaj babilis aŭ ŝercis en E-o. Preskaŭ ĉiuj kursanoj diris, ke ili eĉ sonĝis pri E-lerno nokte. Dum la paŭzo de la ĉina printempa festo, aliaj kursanoj revenis hejmen, 7 kursanoj kaj kurs-gvidantoj, kiuj restis en Kantono, ankoraŭ daŭrigis siajn instruadon/ lernadojn. Ĉe la fino plejparto de ili jam povas paroli E-on flue. Ni ankaŭ havis tre agrablan ekskurson kaj distran vesperon antaŭ la printempa festo. Dum la fermo de VEK, unue profesorino GONG Xiaofeng (Esperante: Arko) voĉlegis la salutmesaĝojn de Stefan MacGill, prezidanto ILEI, kaj de aliaj sekciestroj. Rafaelo Mateos el Hispanio gratulis per sia sonaĵo, ankaŭ 3 kursanoj, kiuj antaŭforiris pro ia kaŭzo, salutis per filmetoj. Post tio, kursanoj sinsekve faris paroladojn en E-o. Tio mirigis la lokajn e-istojn. Post kiam Dennis faris parolon, li kaj Arko disdonis atestilojn al la kursanoj. Arko faris resuman raporton kun interesaj fotoj kaj filmetoj. Poste s-ro LIN Liyuan, subtenanto de nia VEK, varme gratulis al ni pro la

IPR 11/231

— página 32 del PDF —

sukceso. Saŭkio, nome de Guangdona-a E-asocio kaj Kantona E-asocio, faris paroladon kaj varme gratulis. La 2-a vintra E-kursaro okazis sub la aŭspicio de s-ro Lin Liyuan, kaj veterana esperantisto kaj prezidanto de la limigita firmao pri eduka disvolviĝo. Li provizis VEK per senpaga loĝejo, senpaga klasĉambro kaj malmultekosta manĝo. Tio estas senprecedenca donaco de s-ro LIN al la Emovado, Dennis diris.

Fermo de la 2a VEK *** Inter la 7-a kaj 15-a de aŭgusto 2011 okazos la unua Somera E-kursaro de ILEI-Ĉinio en la Tianjin-a Fremdlingva Universitato. Ĝin povas partopreni E-instruistoj, instruemuloj kaj interesiĝantoj, kiuj jam posedas E-on sed bezonas plian trejnadon pri lingvodidaktiko kaj interkultura pedagogio, sed povas aliĝi ankaŭ interesiĝantoj, kiuj jam lernis aŭ intencas lerni E-on. Trejnada programo: elementa kurso por gejunuloj kaj komencantoj; paroliga kurso por instruistoj kaj meznivelaj esperantistoj; trejn-kurso por kandidatoj de internacia ekzameno (planata). Informas: GONG Xiaofeng, ĉina sekciestro IPR 11/232

— página 33 del PDF —

Francio Espéranto-France finance subtenos la KER-kandidatojn Okaze de la interasocia kongreso, fine de aprilo 2011, en la urbo Sète, estis granda ĝojo konstati la nombron de ekzameniĝantoj ĉe la KER-ekzamenoj. Tiu sukceso ebligis al Francio atingi la unuan lokon en la ekzamenstatistiko pri kio ĉiuj francoj povas fieri. La landa asocio Espéranto-France taksas grava la KER-ekzamenojn, kion montras ankaŭ la fakto, ke tri kvaronoj de la estraro jam trapasis ĝin. Por ke la prezo de tiu ekzameno ne estu barilo kaj ĉiu povu pruvi sian lingvan nivelon, la asocio decidis finance subteni la trapasontajn kandidatojn. Ĉiu membro de la asocio, depende de sia aĝo, povos ricevi subvencion. La ekzameniĝantoj, kiuj aĝas malpli ol 30 jarojn rericevos du trionojn de la ekzamenkotizo, la aliaj ricevos unu trionon de la kostoj. Bv. ĉe la aliĝo indiki vian intencon ricevi subtenon, kies administrant-flankon ni nun klopodas aranĝi. La subvencio validos nur en la jaro 2011 kaj depende de la sukceso de tiu ĉi propono, eble ĝi estos daŭrigata. Do, ne prokrastu kaj trapasu la KER ekzamenojn! Dum la venontaj monatoj okazos pluraj eblecoj por trapasi la KER-ekzamenojn: ekzemple dum la venonta UK en Kopenhago, dum Somera EsperantoSemajno en Slovakio kaj en Torino dum la Itala Kongreso. Interesiĝantoj kontaktu Katalin KOVÁTS je adreso katalin@ikso.net. Axel ROUSSEAU, prezidanto de Espéranto-France

Germanio Invito al jarĉefkunsido de AGEI Asocio de Germanaj E-Instruistoj (AGEI) invitas ĉiujn membrojn al la ĉijara ĉefkunsido, organizata enkadre de la 88a Germana E-Kongreso en Münster. La kunveno okazos inter 16:00-17:30, la 11an de junio 2011 en Haus Mariengrund (Nünningweg 133, DE-48161 Münster, urboparto Gievenbeck, tel. 0251/871 12-0, faksilo: 871 1260, info@hausmariengrund.de). Ni esperas je ĉies aktiva partopreno. La tagordon vi povos legi sur la hejmpaĝo de AGEI (http://esperanto.de/agei) aŭ petu ĝin de la prezidanto. TORPEDO-7 en Herzberg am Harz 30.09-04.10.2011 Interkultura Centro Herzberg/Germana E-Centro, Asocio de Germanaj E-Instruistoj (AGEI. germana sekcio de ILEI) kun subteno de ESF organizos la 7-an Tradician Renkonton Pedagogian kun du ĉeftemoj:

IPR 11/233

— página 34 del PDF —

1. Simpozio pri Esperanto-Centroj, muzeoj, bibliotekoj, arkivoj, kulturaj institucioj interesataj helpi unu la aliajn per kunlaboro, interŝanĝo de spertoj, materialoj. 2. Cseh-kurso: lingvokurso por komencantoj, prezentado de la fama instrumetodo en la praktiko kun spertiĝeblo por instruistoj, instruemuloj, didaktika-metodika konsultado. Faka gvidanto: Sabine Trenner. Informas: Zsófia KÓRÓDY, prezidanto de AGEI DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6

Hungario Pedagogia Tago de la hungara ILEI-sekcio Tute plena ĉambro da kolegoj kuniĝis en Budapeŝto el ĉiuj partoj de la lando en la 2a de aprilo 2011 – ĉ. 45 partoprenantoj el kiuj 28 membroj de la hungara sekcio, sekve okazis kadre de la tago kvoruma jarkunsido. Valora kaj intensa faka programo disvolviĝis – kies plimulto rilatis al la unika ekzamena situacio en Hungario – tio altiris multajn kursgvidantojn, ĉar iliaj ŝancoj liveri sukcesantojn dependas forte de la bona informiteco pri la postuloj kaj proceduroj. La programo inkluzivis tute praktikajn ekzercojn, kiuj engaĝis ĉiujn partoprenantojn. Partoprenis kaj salutis la kunvenon la prezidantino de Kroata E-Ligo (KEL), s-ino Judita REY-HUDEČEK, cele al proksimigo de rilatoj kun Hungaria E-Asocio (HEA) kaj la hungara ILEI-sekcio (EPME) pri fortigo de la enlanda instruado en Kroatio kaj intensigo de translimaj kontaktoj inter la najbaraj landoj, kiuj tradicie estis bonaj kaj meritas refortigon. En unu programero, la nove aperinta libro „Temagemo” de Judit FELSZEGHY estis prezentita de la prezidanto de ILEI. En la supra foto ili sidas ambaŭflanke de la sekciestro de EPME, Jozefo NÉMETH – la spontane aranĝita grupfoto okazis ĵus antaŭ tiu programero. La lernolibro ja utilas por aktivigi la parolkapablon de ekzamen-kandidatoj, sed havas kroman avantaĝon, ke ĝi estas pure E-lingva verko. Recenzo atendeblas en IPR. La prezenton faris la internacia ILEI, ĉar nia ligo dum pluraj jaroj maturigis la verkon por aperigo, sed fine alia eldonejo transprenis la taskon. Similo okazis pri la lernpakaĵo de Josias BARBOZA el Brazilo (vidu recenzon en IPR 2011/1), kiu ricevis koncizan sed laŭdan prezenton, kiel same „Detala Gramatiko de Esperanto” de Bertil WENNERGREN (eldonita de ILEI kaj E@I) kaj la „Manlibro pri la Instruado de Esperanto”.

IPR 11/234

— página 35 del PDF —

Kelkajn minutojn fine de la prezentaĵo ni dediĉis al la lastaj novaĵoj de la internacia ILEI, kun iom da demandoj, precipe pri la ebloj de la unujaraj instruisto-trejnaj kursoj en Poznano (Pollando) liveri atestilon, kiun hungara lernejo akceptus. Temo, kiun ni sekvos! Dum la jarkunsido de EPME okazis elekto de nova estraro por la sekva trijara periodo. ILEI aparte laŭdis la fakton, ke akceptis proponiĝon ok kandidatoj por la kvin lokoj – proponemo malofte spertata en niaj rondoj. Jen la elektitaj estraranoj en alfabeta vicordo: KOVÁCS Márta, KOVÁTS Katalin, NÉMETH József (prez.), SALOMONNÉ CSISZÁR Pálma, SEREGHYNÉ ZENGŐ Enikő. ILEI gratulis la elektitojn, kaj instigis la neelektitojn tamen ludadi aktivan rolon ene de la sekcio, aŭ eĉ je internacia skalo.

Surfote: grupo de ILEI-HU-anoj post la jarkunsido Jen la ceteraj prelegintoj de la tago: – Dániel Lariko GOLDEN: Laboratoriaj taskoj – aŭdkapablo en la praktiko (difino de la niveloj, diskonigo de statistiko, aŭskultado de teksto, solvo de taskoj). – Márta KOVÁCS: Preparo de taskoj por la ekzamenero ‘kompreno de la parolata lingvo’. – Szabolcs SZILVA: „Sen instruado Esperanto ne ekzistus” (raporto pri la universitataj kursoj en Poznano). – Blazio VAHA: Gramatika pliperfektiĝo (refleksivaj pronomoj). Stefan MacGill, Prezidanto de ILEI

Indonezio Refoje instrui Esperanton en Indonezio Pasintan aŭtunon mi vizitis por la dua fojo Indonezion kun la celo instrui Esperanton kaj esploreti pri la historio de la movado tie. Mi alvenis tien kaj ekinstruis la 25an de septembro, kaj forlasis Indonezion la 16an de oktobro

IPR 11/235

— página 36 del PDF —

2010. Ĉi-foje mi vizitis 3 insulojn: Sumatron, Batamon kaj Javon kaj ok urbojn. Aldone al la ses urboj vizititaj en 2009 (Batam, Yogyakarta, Semarang, Bandung, Ĝakarto kaj Bogor) mi vizitis ankaŭ Surabaya (Javo) kaj Medan (en Sumatro). Mi decidis pri tiuj aldonaj urboj, malgraŭ tempopremo, pro du ĉefaj kialoj: unue, en ambaŭ urboj estis jam homoj, kiuj ekinteresiĝis aŭ eĉ eklernis, kaj due, mi volis ne tro limigi min al unu el la grandaj insuloj, kiu estas Javo, sed aldoni duan – Sumatron. Plie, ili estas respektive la dua kaj tria plej grandaj urboj de la lando. Mi instruis al grupoj de 5 ĝis ĉ. 240 personoj en lernejoj, universitatoj kaj privataj entreprenetoj, kiuj kutime instruas la anglan al infanoj, ĉe homoj hejme al plej diversaj interesiĝantoj, al „Rotaract”-grupoj en Ĝakarto kaj Yogyakarta, dum la Monda Vegetarana Kongreso en Ĝakarto, al entute iom pli ol 600 personoj. Ne ĉiam temis pri tutkomencantoj: venis homoj, kiuj eklernis kun mi en 2009, homoj, kiuj mem eklernis rete antaŭ kelkaj jaroj kaj ekz. per la „Facebook”-grupo por indoneziaj esperantistoj trovis la pli novajn e-istojn, kaj tri veraj veteranoj, kiujn mi jam renkontis en 2009. Tiuj ĉi ne nur ĝoje partoprenis en la lecionoj, sed ankaŭ klarigis al mi kaj al la lernantoj, pri la movado antaŭ pli ol duona jarcento… Dum mia vizito fondiĝis kelkaj kluboj. Temas interalie pri „Esperiga suno” en Ĝakarto, kiu intertempe ankaŭ festis Zamenhofan Tagon kun verda torto, kaj „Ĉielarka revo” en Bogor. Tiu ĉi klubo estas gvidata de Riyanto Husadha, unu el tiuj veteranoj, kiuj lernis E-on, kiam la movado ege floris en Indonezio. Ĉiuj liaj lernantoj estas instruistinoj kaj kadruloj en la privata lernejo „Kesatuan” (Unueco). Tri indonezianoj, inter ili junulino, kiu kombinas studadon kaj instruadon kaj volas lerni E-on por povi instrui ĝin poste, la tradukanto de lernu.net en la indonezian, kaj la aktiva sekretario de la ĝakarta E-klubo, estas pretaj veni al la ILEI-konferenco, al UK en Danio kaj al Somera E-Studado en Slovakio. Por tio estas kolektata mono ĉe Fonduso Dazzini de ILEI kaj Triamonda Kongresa Fondaĵo de UEA. Se ankaŭ vi volas helpi realigi ĉi tiun projekton, kiu multe helpos al la indonezia E-movado, ĝiru vian kontribuon al la menciitaj kontoj, kun la mencio ‘Indonezio’. Same, entuziasma studento el Ĝakarto ŝatus iri al IJK. Vi povas helpi lin ĝirante vian kontribuon al la konto de TEJO kun mencio ‘indoneziano al IJK’. Por pli da informoj, kontaktu min ĉe heidi.goes@ gmail.com. Antaŭdankon, ankaŭ nome de la indoneziaj e-istoj. Pli da fotoj kaj pli detala raporto: http://sites.google.com/site/esperantoenindonezio. Heidi GOES (Belgio)

IPR 11/236

— página 37 del PDF —

Kongo DR Esperantista Grupo de Sankta Rita (EGSR) konsistas el viroj, virinoj kaj infanoj, kaj mi instruas E-on al ili kun la helpo de f-ino Rachel Mafuluko. Ni progresas tre bone kun la instruado. Ekde la pasinta jaro EGSR starigis grupon nomatan „Feminisma Esperanto-Grupo (FEG)”, kiu klopodas konigi la lingvon ankaŭ al neesperantistaj virinoj. La 15-an de marto okazis la dua manifesto pri la internacia virina tago en nia grupo, kun festparolado de la prezidantino de FEG, Rachel Mafuluko. La infanoj plibonigis la tagon per dancoj [vd la foton], poemoj kaj teatraĵetoj.6

Alexandrine OMBA, alexandrine.omba7@gmail.com

Pollando Inter la 21a kaj 22a de marto okazis internacia konferenco en Poznano «Between the Languages of Central Eastern Europe» (Inter la lingvoj de Centra-Orienta Eŭropo), kies oficialaj lingvoj estis: pola, hungara, slovaka, ĉeĥa, angla kaj E-o. La prelegoj kaj diskutoj okazis en 4 sekcioj: lingvo6

Dume okazis du seminarioj en DR Kongo kaj Burundo (finance subtenitaj de ILEI kaj aliaj subvenciantoj), kiuj finiĝis post la redaktofino de ĉi tiu numero. Detalaj raportoj aperos en IPR 11/3.

IPR 11/237

— página 38 del PDF —

politiko, interkultura komunikado, informteknologio en lingvoinstruado kaj kulturaj rilatoj en la landoj de la regiono. En la unua sekcio prelegis Jozef REINVART pri lingvopolitiko en EU kaj pri la „Platformo de civila societo por multlingvismo”, Ilona KOUTNY pri la „Rolo de la planlingvo E-o en Mez-Orienta Europo”, en la tria sekcio Marek BLAHUS pri Lernu.net kaj Petro Balaz pri la slovaka reta instruprogramo baziĝanta sur la antaŭa. *** La 30-an de marto, kadre de la ĉiujare organizata Festivalo de Scienco kaj Arto, okazis ankaŭ duonhora prezento de la temo: Internacia komunikado kaj la internacia lingvo E-o en la Lingvistika Instituto de la Adam Mickiewicz Universitato, kie la alvenintaj mezlernejanoj kaj aliaj interesiĝantoj povis ekscii informojn pri komunikado en EU, konkursi pri diversaj lingvoj kaj ekhavi bazajn informojn pri E-o danke al la esperantistaj instruistoj de la instituto: Michael FARRIS, Chung-yi WANG, Ilona KOUTNY kaj la du gestudentoj: Agnieszka kaj Kristoforo. Ilona KOUTNY, Universitato Adam Mickiewicz

Resumo de decidoj el la Estrarkunsido de ILEI 16-18 aprilo 2011 La estraro de ILEI, kun 5 el la 6 estraranoj venintaj al Roterdamo:  Aprobis la starigon de multlingva retejo por ILEI, en la limoj de buĝeto 2011. La retejo komence havos provperiodon. La nova kaj la nuna retejoj ekzistos paralele, ĉar ili celas malsamajn publikojn.  Decidis, ke la Konferenco en 2012 okazos en Ĉinio, surbaze de la sola ricevita invito. Tiu propono skizis eblojn en kvar urboj, el kiuj du estas preferataj: Xian en la provinco Shanxi kaj Kunming en la provinco Yunnan. ILEI kaj la ĉina sekcio elektos en majo la urbon kaj datojn (depende de findecido pri la UK-datoj). Tiel ni aperigos informojn, kotizojn kaj aliĝilon antaŭ Kopenhago.  Konfirmis financan apogon el la Afrika Kaso de ILEI por la aprila seminario kaj ekzamensesio en Rumonge, Burundo, por mildigi la kostojn por partoprenantoj, kaj faris samon por evento en Kinshaso, Kongo DR, kadre de la jara disponigo de UEA por edukaj agadoj.

IPR 11/238

— página 39 del PDF —

De maldekstre: S. MacGill. D. Charters, Zs. Kóródy, R. PetroviĆ 

Konfirmitaj, sur la sama bazo, estas financaj rimedoj por postsekvi la rezultojn el Matanzas; praktike temos pri edukaj agadoj kadre de la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) okazonta en Sao Paulo en julio 2011. Konfirmis sammaniere subtenon por la tri-jara kursaro pri interlingvistiko en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano; egalaj kontribuoj de UEA kaj ILEI permesas la anoncadon de kvar stipendioj kun valoro de po 250 eŭroj. Fortigis la eblojn liveri altkvalitan simpozion kadre de la 44a ILEIkonferenco, kunlabore kun la Universitato de Kopenhago kaj Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED), pere de disponigo de mil-eŭra subteno de UEA. Formulis manieron liveri membrokartojn al tiuj sekcioj aŭ homoj, kiuj deziras tion, kun minimumaj plusaj kostoj aŭ labordevoj je la internacia nivelo. Decidis limigi la apogon por membrigo de personoj per la Koleghelpa Kaso al la jam deciditaj 25 ricevantoj; la plia dudeko da dezirantoj atendu pozitivajn reagojn al refoje farataj alvokoj por apogo.

IPR 11/239

— página 40 del PDF —

Konsentis inaŭguri retan anoncadon de anstataŭantoj por la komitataj kunsidoj en Kopenhago, kondiĉe, ke la anstataŭanto kunportu subskribitan paperan version de la rajtigilo al la konferenco.  Fiksis temon por la Tago de la Lernejo en Kopenhago: Edukado al Interkompreno.  Konsentas peti al la elekto-komisiono serĉi kandidatojn por la vaka sekretaria loko, cele al elektiĝo en Kopenhago, kaj anoncas novan laŭofican retadreson por atingi la sekretarion de ILEI, evitante la uzon de privataj adresoj. La adreso: ilei.sekretario@gmail.com. Intertempe tiu adreso gvidas al laborteamo bazita en Herzberg, kiu plenumas la sekretariajn laborojn. La estraro plie trastudis provizoran finkalkulon de la kontoj 2010, fiksis proponojn por influi buĝeton 2012 – kreotan oktobre. Aliĝoj al Kopenhago atingis 54. La deklarita membronombro por 2011 estis sumigita kaj atingas ĉ. 500 – do longa vojo por preteriri la 759 el la pasinta jaro – seso da landoj devas ankoraŭ sendi membrolistojn. Abonoj al Juna amiko proksimiĝas al 400 – pli restas sopirataj! La kunsidado en ambaŭ estraroj (UEA kaj ILEI) disvolviĝis en pozitiva etoso, kiel ankaŭ la kunlaboro inter la du organizoj. En la tago post la kunsidoj, renkontiĝo kun Katalin KOVÁTS fortigis la kunlaboron inter ILEI kaj edukado.net, kun altigo de la reciprokaj profiloj en ambaŭ retejoj. Ni kaptis la okazon liveri el Usono materialon por la nova perreta kurso pri instruista trejnado RITE kaj plie registris surloke materialon. ILEI engaĝos sin en la baldaŭa lanĉado de RITE kaj pli emfaze direktos atenton al la katalogado de E-kursoj en la mondo ĉe edukado.net. Raportas: La estraro de ILEI, Roterdamo, 19 aprilo 2011

Malfermiĝis la Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net (RITE) gvidata de Katalin KOVÁTS, kunlabore de ILEI-anoj kaj aliaj kolegoj de Esperantoorganizaĵoj. La nova kursejo celas ebligi perfektiĝon pri instruado kaj edukiĝon pri kulturo kaj movadaj temoj ankaŭ al tiuj kolegoj, kiuj malfacile aŭ tute ne povas partopreni ĉeestajn kursojn aŭ renkontiĝojn. IPR 11/240

— página 41 del PDF —

La programo enhavas 100-lecionan kursaron kun studobjektoj: metodiko, gramatiko, literaturo, movadhistorio, frazeologio kaj liberaj studoj. La formado okazas rete, ĉiu kandidato en sia propra ritmo elŝutas la lecionojn lineare progresante en la paralelaj temoj. Kondiĉo de antaŭeniro al la sekva leciono ene de unu temo estas trapaso de testo pri la studita materialo. Ene de metodiko al la 30-era teoria parto apartenas ankaŭ praktikaj taskoj kadre de kiuj la trejnado disvolviĝas laŭ la bezonoj de la kandidatoj sub individua gvidado kaj kun konsultiĝoj. La kurso ne estas senpaga, sed ekzistas diversaj manieroj por plifaciligi la partoprenon. Kondiĉo por studi ĉe RITE estas minimuma B2-nivela lingvokono pri E-o kaj retaliro. La kandidatoj post registriĝo trapasas intervjuon antaŭ la komenco de la studoj, dum kiu ili ricevas helpon por ellabori personaligitan studprogramon. Pliaj informoj ĉe: http://edukado.net/rite/ aŭ rite@edukado.net. ILEI instigas siajn membrojn eluzi la eblon perfektiĝi pri instruado, por kio ĝi disponigas ankaŭ kelkajn subvenciojn. Stefan MACGILL (nome de ILEI)

Informoj pri ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Mireille Grosjean (prezidanto), Mónika Molnár (vicprez.), Reza Torabi (sekretario), Karine Arakelian, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu Elekta: Aurora Bute (gvid.), Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis Kontrola: Ulla Luin, Simon Smits, Rudi Koot Lerneja: Julián Hernández (gvid.), Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Tieko Isikawa, Marija Jerković, Luigia Madella, Jacqueline Poux, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas (Estrare: Stefan MacGill) Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny (Estrare: Radojica Petrović) Universitata: Duncan Charters (gvid.), Aida Čižikaitė, Renato Corsetti, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat

Kunlaborantaj institucioj EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi. E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net.

IPR 11/241

— página 42 del PDF —

ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49)55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Stefan MacGill. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Gregor Hinker. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto kaj Akomitatano de ILEI ĉe UEA: Stefan MacGill.. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont. UN (Unuiĝintaj Nacioj): komisiito de ILEI: Rob Moerbeek, oovo14qh@kpnmail.nl. UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: François Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR-75019 Paris, francois.lojacomo@wanadoo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@aliceadsl.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60.

Membreco kaj pagado por aliaj servoj Membreco kostas 18 EUR en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 9 EUR en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 8 EUR por la A-landoj kaj 4 EUR por la B-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al Julija BATRAKOVA, p/a Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, <persiko@mail.ru>. La pagoj povas okazi pere de la nederlanda ILEI-konto, al la ILEI-konto ĉe UEA aŭ al la sveda konto: * Pagoj al la nederlanda konto de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bv. aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo). * Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku viajn nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo). * Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Swedbank. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT-kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio. * Simpla abono de IPR sen membreco: 18 EUR. Reklamtarifoj por IPR: 180 EUR por plena, 110 EUR por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktejo: NÉMETH József, HU-8531 IHÁSZ, Fő u. 41/5, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-89) 356-050. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <r.moerbeek@kpnmail.nl>.

La nunan numeron ni sendis al la presejo 9 majo 2011, redaktofino por la sekva numero 15 aŭgusto 2011.

IPR 11/242

— página 43 del PDF —

Festo de e-istoj en Kongo DR okaze de internacia virina tago (vd p. 37)

Estraranoj de ILEI kaj UEA en Roterdamo 16-18 aprilo 2011 (vd p. 38) IPR 11/243

IPR 2011/3

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 41 – trimonata

11/3 Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Andrea Bertrand Duncan Charters Marc Cuffez Alain Delmotte Latifou Gbadamassi Ronald Glossop Mirejo Grosjean Huang Yinbao (Trezoro) Dennis Keefe Rudi Koot Zsófia Kóródy Michela Lipari Stefan MacGill Radojica Petrović

— página 2 del PDF —

ENHAVO Jozefo NÉMETH: Enkonduko …………………………………………………………………….. 3 Duncan CHARTERS: Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado ……………………. 4 Simpoziaj resumoj, Kopenhago 22-23 julio 2011 …………………………………………. 8 Rekorde kaj laboreme en renoma universitato (HUANG, PETROVIĆ, MACGILL) .. 16 Raporto de konferencanoj (Marc CUFFEZ, Rudi KOOT)………………………………… 21 Marĝene de la konferenco (Radojica PETROVIĆ) ………………………………………… 25 Infanoj Ĉirkaŭ La Mondo kaj Ĉirkaŭ Afriko (R. GLOSSOP, L. GBADAMASSI) ….. 26 Raporto pri la konferenco kaj seminario en Kinŝaso (BERTRAND, DELMOTTE) … 29 Instruante en Afriko (Parto I.) (Mirejo GROSJEAN) ……………………………………… 32 Didaktika seminario 2011 en Sestri Levante, Ligurio (IT) (Michela LIPARI) …….. 35 Projekto „PUNTO” (Zs. KÓRÓDY), Esperanto-Insulo (D. KEEFE) ………………… 36 Mallonge …………………………………………………………………………………………….. 39 Informoj pri ILEI ………………………………………………………………………………….. 41

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Stefan MACGILL, Pannónia u. 30.I.6, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel. (+36 1) 349-5207, <stefan.macgill@gmail.com>. Kunordigo, eksteraj rilatoj, regularoj, partneroj, ‘esperanto125’, Juna amiko Vicprez.: Duncan CHARTERS, PO Box 100, Elsah, Illinois 62028-0100, Usono. Tel.(+1)618 3745252, fakso: (+1)618 3745465, <duncan.charters@gmail.com>. Universitata kaj scienca agado/komisiono, instru-teknologia evoluo. Sekretario: HUANG Yinbao (Trezoro), Jingchuan-Xian, Esperanto-box 16800#, Pingliang, Gansu, CN-744300, Ĉinio. Tel. +(86) 13993316800, <ilei.sekretario @gmail.com>, por membro-administrado: <ilei.oficejo@gmail.com>. Estrarano pri financoj: Julija BATRAKOVA, Rusio/Hago, Nederlando. Tel. (+31) 252 515331, <persiko@mail.ru>. Financaj kaj kasistaj aferoj. Estrarano: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (+49) 5521-5983, <zsofia.korody@esperanto.de>. E-centroj, instrukapabligado, ekzamenoj. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. (+381 32) 371053, fakso: (+381 32) 342101, <radojica.petrovic.rs @gmail.com>. Edukprojektoj, konferencoj, informado, terminara komisiono. Estrarano: Julián HERNÁNDEZ ANGULO, Arbol Seco 371B e/Clavel y Santo Tomás, Centro Habana, Ciudad Habana, Tel. (+53) 6404484, <julian@esperanto.co.cu>. Landa agado, komisiono pri lerneja agado. Titolpaĝe supre: Grupo de niaj konferencanoj post simpozia prelego; malsupre: prof. Karsten Fledelius kaj Ileana Schrøder kun la rektoro de la Ĉina Komunikada Universitato prof. Duan Peng en Kopenhago (vd p. 25) Dorskovrile: Andrea Bertrand kaj Alain Delmotte instruis en Kongo (vd p. 29)

IPR 11/32

— página 3 del PDF —

S ci enca K omit ato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn; AIS2 Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet Sekretario: Aida Čižikaitė, Litovio 1 2

AdE – Akademio de Esperanto AIS – Akademio Internacia de la Sciencoj, San-Marino

Enkonduko Karaj Legantoj, la nunan numeron ni dediĉas al nia 44-a konferenco, ja entute 25 paĝoj ligiĝas rekte al la kopenhaga aranĝo. Duono de tiuj paĝoj prezentas la simpozion, kun la enkonduka artikolo de Duncan CHARTERS, nia vicprezidanto kaj kun la resumoj de 12 simpoziaj prelegoj. Pri la konferenco mem raportas – krom tri estraranoj – ankaŭ nia belga sekciestro, Marc CUFFEZ kaj nia nederlanda kolego, Rudi KOOT. Krom la konferencaĵoj, en la numero trovis lokon raporto el Italio (Michela LIPARI) plus du raportoj el Afriko: tiu de Andrea BERTRAND kaj Alain DELMOTTE pri Kongo kaj tiu de Mirejo GROSJEAN pri Burundo. La dua raporto daŭros en nia 4-a numero. ILEI daŭrigas sian partoprenon en SES (Somera Esperanto-Studado) kaj plifortigas sian agadon en Azio. La plenaj raportoj pri la 1-a ILEISeminario en Orienta Azio kaj pri la seminario „Flugiloj” en SES estos rete dissenditaj kaj aperos en nia kvara numero. Same, kiel la recenzo pri la nova lernolibro Temagemo de Judit FELSZEGHY. Petante pardonon de tiuj kolegoj, kies artikoloj nun ne povis aperi kaj dezirante sukcesan lernojaron salutas vin:J Jozefo NÉMETH, redaktoro

IPR 11/33

— página 4 del PDF —

Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado Simpozio de ILEI en Kopenhago, 22-23 julio 2011 de d-ro Duncan CHARTERS, vicprezidanto de ILEI Kial ni dediĉas tiom da tempo kaj rimedoj al organizado kaj raportado de la simpozio pri Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado? Certe parte pro tio, ke antaŭkondiĉo por la akcepto de Esperanto en la edukaj roloj, kiujn ni deziras por ĝi, estas la preteco de neesperantistaj kleruloj doni al la lingvo la agnoskon kaj respekton, kiuj seriozigos niajn pretendojn en la okuloj de edukaj kaj politikaj decidantoj kaj de la ĝenerala publiko. Tiu preteco dependas ne nur de la akcepto de niaj kutimaj argumentoj, ĉar tiuj, se orientitaj al la instruado de Esperanto kiel la sola ebla solvo de la tiel nomata monda lingvo-problemo, emas elvoki skeptikemon se ne kontraŭadon aŭ eĉ primokadon. De kiuj aliaj faktoroj dependas tiu preteco? Interesajn respondojn donis la Simpozio mem kaj ĝiaj eminentaj neesperantistaj partoprenintoj. Bonvenigan salutparoladon prezentis Kirsten REFSING, dekano de la Fakultato pri Humanismaj Studoj de la Universitato de Kopenhago. Ŝi substrekis du gravajn faktojn: ke Esperanto sola inter la planlingvoj atingis uznivelon, kiun oni prave povas nomi sukcesa, kaj ke la historio indikas ke (kiel en la kazo de ĉiuj aliaj lingvoj, kiuj ĝuis pozicion de potenco), ni ne havas kialon supozi, ke la angla lingvo restos eterne en privilegia rango. Prof. Frans GREGERSEN, la plej rekonata nuntempa dana lingvisto en kaj ekster sia lando, en la unua simpozia referaĵo klarigis la plurlingvan sintenon de la Nordia Deklaro pri Lingvopolitiko. Li restis por aŭskulti dum la tago la ceterajn prezentaĵojn, kaj el la diskutoj tuj interpretitaj venis al por li nova konkludo: ke E-o estas vere vivanta lingvo, tute taŭga por seriozaj intelektaj interŝanĝoj. Prof. Robert PHILLIPSON, kiu dum jaroj instruis en la

IPR 11/34

— página 5 del PDF —

Kopenhaga Komerca Altlernejo, eldonis plurajn verkojn pri lingva diskriminacio kaj partoprenas konstante en konferencoj pri lingvopolitiko, atentigis pri la problemoj de vasta akcepto de la angla lingvo por universitata instruado. Malgraŭ gravaj kontraŭdiroj inter la eŭropa politiko, kiu favoras multlingvecon, kaj la praktiko, kiu favoras instruadon kaj eldonadon de sciencaj esploroj en la angla lingvo, nuntempe eŭropaj universitatoj esploras malpli diskriminacian politikon, konsiderante enkonduki en la praktikon multlingvismon, dulingvismon aŭ paralelan lingvo-kompetenton. Li jam konvinkiĝis, ke E-o estas tute taŭga komunikilo por universitatnivelaj diskutoj, kaj ke ni kontribuas gravan perspektivon al tiaj lingvopolitikaj demandoj. Li mem partoprenis en preparoj de la simpozio kaj proponis la artikolon de prof. Humphrey TONKIN „Lingvoj kaj la komunika fendo en sciencoj” kiel motivon de la simpoziaj diskutoj. Prof. Karsten FLEDELIUS, kiu bonkore enhejmigis la konferencanojn kaj simpozianojn en sian Fakultaton, partoprenis interalie per diskutado de la referaĵo de prof. GREGERSEN, kio instigis tre interesajn respondojn pri la lingvosperto de la nordiaj popoloj. Sed ne nur tio: li poste komentis pri sia observado dum la ILEI-Konferenco la riĉan interhoman kulturon de la uzantoj de E-o, ke ni certe ne plene konscias pri la valoro de tio, kion ni jam atingis. La kvina neesperantista partopreninto en la Simpozio, prof. László MARÁCZ el la Universitato de Amsterdamo, indikis kiom grava estas nia partopreno en objektiva ekzamenado de la meritoj de diversaj solvoj por intergentaj komunikaj problemoj. En kunlabora projekto pri inventaro de interkomunikaj procesoj (Toolkit aŭ Instrumentaro), E-o estu normale inter la disponeblaj rimedoj. Kiam oni petis de li ekzemplon pri la rolo, kiun povus ludi prefere E-o, li indikis ke unu tia uzo povus esti por resumoj de sciencaj artikoloj eldonataj en iu ajn lingvo. Universitatanoj, aparte studentoj en sia unua studjaro, povus lerni sufiĉe, komence por kompreni tiajn resumojn sen granda tempoinvesto. Post la Simpozio, prof. MARÁCZ komentis pri sia kreskanta respekto por la meritoj de E-o. Jen almenaŭ parto de la respondo al mia unua demando. Neniu kontraŭas, ke ni renkontiĝu kun aliaj uzantoj de nia lingvo por ĝin praktiki, por interŝanĝi spertojn, por pli edukiĝi en niaj klasoj, konferencoj kaj kongresoj. Tamen, kiom ni atingos, se ni restos nur en niaj propraj rondoj, se ni ne inteligente interagos kun spertuloj ekster nia kutima, komforta teritorio por lerni de ili, kuraĝigi ilin en ilia laboro, ricevi iliajn konsilojn? Ni devas starigi aliancojn kun la multaj fakuloj, kiuj kapablas kompreni,

IPR 11/35

— página 6 del PDF —

respekti, kaj apogi niajn celojn, kaj kiuj volonte kunlaboros en kampoj de komuna intereso. Nia Ligo havas klerigan funkcion: klerigan por ni mem, por niaj lernantoj kaj por tiuj kapablaj apogi la enkondukon de ĉiam pli da lernantoj al la scioj kaj spertoj, kiujn kapablas doni la lernado de E-o en nia hodiaŭa mondo. En lastatempa konversacio, konata instruisto en niaj rondoj bedaŭris, ke multaj el ni ne konstatas la oportunecon de la nuna momento por la akcepto de multe pli vasta instruado de E-o. En ILEI aktivas ĉiam pli da ekstereŭropaj sekcioj kaj individuaj instruistoj: 32 klasoj nur en unu afrika lando, Burundo. Kiu eŭropa lando atingis tiom? La laboro de Heidi GOES en Indonezio revivigis la tiean movadon, rezultigis multajn klasojn, venigis indonezianojn al la konferenco de ILEI. La evoluon en Azio ni aparte agnoskas per la venontjara konferenco en Ĉinio, kiu surscenigis nian novan jam treege laboreman kaj kunlaboreman sekretarion. Tion mi mencias kiel fonon, kiu kunigas niajn interesojn kun la temo de la Simpozio. Tiuj diskutoj inter niaj lingvaj spertuloj kaj eksteraj observantoj kaj amikoj reliefigis por mi du tendencojn, kiuj povas malutili al nia laboro. Ambaŭ koncernas la anglan lingvon. La unua tendenco montriĝas en klopodoj detronigi la anglan lingvon de ĝia pozicio, ne nur pledante por E-o kiel pli bona anstataŭanto en la rolo de monda lingvafrankao (lingua franca – mi ne kontraŭas tiun starpunkton!), sed kontraŭbatalante ĝin per troa fervoro kaj per ne sufiĉe apogitaj aŭ nuancitaj argumentoj, aŭ troigoj pri E-o mem. La dua tendenco, unuavide ŝajnas je la alia ekstremo, sed ĝi en unu senco paralelas: rezigni pri la estonteco de E-o, sub la preteksto ke „la angla jam venkis”. Vere frapis min la konstato, ke ju pli vaste oni provas subteni la lernadon kaj uzadon de la angla, des pli videblas la problemoj, kiujn kaŭzas tiu politiko. Ni havas nenion por timi. Eble per la projekto Lingvolanĉilo, pli da lernantoj post lernado de E-o elektos lerni la anglan. Ili elektu, sed ambaŭ elektoj havas sian logikon. Kaj la lernantoj, kaj la lingvoj „gajnas”. Do, kiu estu la „ora meza vojo” por ni? Ĉu konstati, eduki anstataŭ emocii, protesti, batali? Faktaj, eĉ sciencaj konstatoj estus ke jes, la angla estas vaste uzata en la mondo kiel lingvafrankao inkluzive en universitatoj, kiuj akceptas studentojn de diversaj landoj kaj gepatraj lingvoj; ke ekzistas en la hodiaŭa mondo pli da nedenaskaj parolantoj de la angla ol denaskaj; ke multaj individuoj kaj institucioj klopodas plietendi aŭ ĝeneraligi la uzadon

IPR 11/36

— página 7 del PDF —

de la angla lingvo; ke ofte la angla servas kiel komunikilo inter individuoj, kiuj ne dividas alian komunan lingvon; ke en multaj landoj de la mondo oni instruas la anglan kiel duan lingvon en lernejoj ekde tre frua aĝo; ke granda plimulto de la publikigado de sciencaj esploroj okazas en la angla lingvo; ke en multaj internaciaj konferencoj regas la uzo de la angla. Malmultaj personoj, eĉ en niaj rangoj, kontraŭus tiujn konstatojn. Ili ne estus novaĵoj por plej multaj legantoj, kiuj vidus tiajn deklarojn en ĵurnala aŭ revua artikolo. Tamen ekzistas aliaj konstatoj, plejparte egale pravigeblaj sed ne tiel konataj. Jen, kie gravas edukado: 1. La angla ne estas aŭtentika lingvafrankao, ĉar laŭdifine tia vehikla lingvo ne estu la gepatra lingvo de la interparolantoj, kiuj ĝin uzas. E-o laŭdifine kaj en la praktiko estas vera lingvafrankao, komparebla al la svahila kaj la indonezia, kvankam ne precize samklasa. 2. Neparolantoj aŭ nebonaj parolantoj de la angla estas diskriminaciataj, ĉar ili kutime ne kapablas same bone esprimi sin parole aŭ skribe kiel denaska parolanto. 3. Internaciaj konferencoj ofte fiaskas pro malbona interpretado aŭ insisto uzi nur la anglan. 4. Ofte ne estas haveblaj bonaj sciencaj materialoj en la denaska lingvo de la lernantoj, do ili ne ricevas adekvatan klerigadon. 5. Kvankam multaj grandaj universitatoj proponas klasojn en la angla lingvo, pluraj insistas pri dulingveco de la studentoj. 6. Profesoroj ne denaske parolantaj la anglan ofte trovas ege malfacila komunikiĝi kun studentoj el Afriko kaj Azio, pro la kombino de dialektaj kaj eduksistemaj diferencoj. 7. Proponantoj de pli vasta uzado de la angla kiel lingvafrankao ne interkonsentas pri la plej akceptebla formo de la lingvo. 8. Kreskas tendenco de malinternaciiĝo de la scienca esplorado. Ekzistas rezisto al la trudado de scienco praktikata en anglalingvaj medioj kiel universala, aparte kie la alia kulturo estas demonstreble tute malsama. Kiom la publiko scias pri tiaj konstatoj? Kiom ni konsciis antaŭ la Simpozio la pli vastan perspektivon, kiun malfermis al ni niaj prelegantoj? Kaj nun ĉefa demando: kiel ni utiligos ne nur la novajn sciojn, sed ankaŭ la kuraĝigojn, kiujn ni ricevis por ekspluati la nunan pli favoran klimaton por IPR 11/37

— página 8 del PDF —

la akcepto de rolo por E-o en la preparado por lernado de aliaj lingvoj kaj aŭtentika transkultura edukado? Kaj, kiel atentigis Mark FETTES kaj José Antonio VERGARA, ni ne limigu nin nur al tradiciaj prilingvaj temoj en nia klerigado, sed pere de E-o ni malfermu al niaj lernantoj novan horizonton al transnacia studado de universalaj temoj (kiel la ekologio kaj konscia homa progreso per kunlaborado), surbaze de la scioj, kiujn alportas reprezentantoj de ĉiuj lingvoj kaj kulturoj. Tiu praktika idealismo povas celi eĉ emancipiĝon el la bariloj, pri kies ekzisto malmultaj konscias kaj kiujn ne venkis ankoraŭ tradiciaj solvoj.

De maldekstre: Huang Yinbao (Trezoro), Duncan Charters, Zsófia Kóródy, Karsten Fledelius, Stefan MacGill, Radojica Petrović, Julián Hernández Angulo

Simpoziaj resumoj, Kopenhago 22-23 julio 2011 Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado Frans GREGERSEN1 Defioj kaj perspektivoj por lingva politiko en Eŭropo. Danio kiel ekzemplo La nuntempa epoko prezentas specifajn defiojn por la kreo de lingvopolitiko en pli malgrandaj landoj nur pro tio, ke la potenco de la merkatfortoj emas favori la uzadon de la angla ne nur kiel lingvafrankao 1

Universitato de Kopenhago

IPR 11/38

— página 9 del PDF —

por la scienco, teknologio kaj tre ofte ankaŭ por ekster-laborejaj plaĉokupoj kaj kulturaj produktoj, sed aldone kaj samkiale, kiel la unuavice instruata fremda lingvo. Per tio oni ŝajne celas krei dulingvajn komunumojn, kie la loka lingvo funkcias kiel la unua lingvo uzata en familiaj rondoj, dum oni konsideras la anglan universale kiel la privilegiitan duan lingvon uzatan por kreskanta celaro. Fine de tiu disvolviĝo, ŝajne hantas situacio, en kiu kaŝatendas la angla lingvo, kovanta la katastrofajn sekvojn de neuzado aŭ tuta malapero de aliaj lingvoj. La aŭtoro prezentas unue la premojn de la merkato kaj la logikon de tiuj premoj, kaj due, kion jam faris la danaj politikistoj kaj politikistoj ĝenerale enfokusigante la lingvouzadon en la universitatoj; trie li diskutas la nordian alternativon citante la Nordian Deklaron pri Lingvopolitiko kiel specifan kazon, kaj fine li skizas eblan estontecon por Eŭropo bazitan sur regiona modelo parenca al la Nordia, kaj la principon de la instruado de lingva aŭskultokompreno. Humphrey TONKIN2 Lingvoj kaj la komunika fendo en scienco Tra la jarcentoj, unue la latina lingvo kaj poste la franca, germana kaj rusa, retroiris en sia iam rekonata graveco kiel internaciaj lingvoj de scienco. Aliaj potencaj lingvoj, kun larĝa enlanda scienca dialogo, kiel ekzemple la japana kaj ĉina, estis ĉiam plejparte ekskluzivitaj. La ekdominado de la angla lingvo levis la reputacion de anglalingvaj universitatoj kaj donis avantaĝon al denaskaj parolantoj de la angla per sinrefortiganta cirklo de lingva fluo. Resumaj servoj insistas ricevi anglalingvajn resumojn; citaĵaj indeksoj ofte registras nur anglalingvajn citaĵojn. Tiel, la angla ŝajnas domini la sciencan dialogon kaj, senescepte, la universitatoj, kiuj troviĝas ĉe la supozata pinto de gvidaj sciencaj institucioj, estas anglalingvaj. La reganta sed nepreciza supozo ŝajne estas, ke se oni sufiĉe premas, oni devigos la aliajn lerni la anglan por entute konkurenci. Tiel, oni mise identigas sciencan progreson limigitan al la angla lingvo kun scienca progreso entute. Se oni volas ŝanĝi tiun diskriminacian situacion, la avantaĝohavaj devos agnoski sian avantaĝon kaj esplori vojojn al reekvilibrigo.

2

Universitato de Hartford

IPR 11/39

— página 10 del PDF —

Robert PHILLIPSON3 Subtenado de diverseco en lingvoj de klerigado Universitatoj laboras sub premo. Liberecon en la elekto de esplorkampoj en universitatoj limigas registaroj kaj komercaj entreprenoj, kiuj komisias difinitajn esplorprojektojn; pli da prestiĝo oni aljuĝas al eldonaĵoj en la angla lingvo ol en aliaj (bibliometra histerio!); surmerkatigo tutmonda de universitatnivelaj programoj (kun eksporto de nur-anglalingvaj universitatejoj); la Bolonja procezo, kiu kuntiras internaciiĝon kun klerigado nur anglalingva. La politiko de EU pledas por multlingveco, tamen la kutima praktiko en EU, ekzemple en la kampo de scienca esplorado, fortigas la anglan lingvon malavantaĝe al aliaj. Tial estas esence, ke la universitatoj ellaboru institucian praktikon, kiu efektive kuraĝigas multlingvecon, kaj kreu ekvilibron inter lingvoj naciaj kaj internaciaj, ĉefe sed definitive ne ekskluzive la angla. Kelkajn paŝojn tiudirekte prenis registaroj de la nordiaj landoj. Kelkaj eldonaĵoj dokumentas kiel danaj universitatoj laŭiras la vojon al dulingvismo. La Universitato de Kopenhago ĉefrolas en la agnoskado, ke gravas ne nur kontrolo de kvalito, sed ankaŭ la bezono esplori pri „paralela kompetento”. Tem-rilataj artikoloj de Robert Phillipson povas esti elŝutitaj de www.cbs.dk/staff/phillipson. Detlev BLANKE4, Wera BLANKE5 Faklingva komunikado en Esperanto Lingvo sen evoluinta faka apliko havas limigitan komunikan kaj kognan valorojn kaj estas minacata degradiĝi al nura folklora dialekto. Tio ankaŭ validas por planlingvo en sia eventuala rolo de internacia alternativa komunikilo, se ĝi ne nur servu al agrabla tempo-pasigo. El inter ĉiuj ĝis nun malsamgrade enpraktikiĝintaj planlingvoj nur Esperanto posedas menciindan fakan aplikon. La prelego mencias la unuajn indikojn pri la faka apliko, la fakajn terenojn, fakteksto-tipojn, formojn de la kreado kaj fiksado de faktekstoj kaj la organiz-teknikajn aspektojn de la faka 3

Kopenhaga Komerca Altlernejo Universitato Humboldt, Berlino 5 Terminologia Esperanto-centro 4

IPR 11/310

— página 11 del PDF —

komunikado en la planlingvo. Apartan atenton oni donas al la fakvortoj (terminoj), al la lingva materialo, la konstruprincipoj de la farado de terminoj, fonditaj de la esperantologo kaj fondinto de la terminologioscienco Eugen WÜSTER. Oni prezentas la vojojn de la enkonduko de terminoj en la praktikon (propono, diskuto, registro, apliko, stabiligo per normigado). Malgraŭ la ekzisto de daŭra certa faka apliko la lingvokomunumo de Esperanto ĝis nun subtaksas ĝian gravecon kaj flegas certajn iluziojn pri la ebloj de oficiala enkonduko de la lingvo en internaciajn rilatojn. Utiligante la ekzistantajn spertojn necesas reklopodi kunordigadi la faklingvan agadon kaj pli intensive informi kaj klerigadi pri ties necesoj, principoj kaj problemoj. Aparte gravas meti la terminologian laboron sur la internacian nivelon laŭ ISO-normoj (TC 37) kaj kunlabori kun la koncernaj instancoj (Infoterm, Termnet). Malgraŭ evidentaj mankoj la ĝisnunaj rezultoj de la faklingva komunikado en E-o montras, ke la planlingvo taŭgas por tiuj celoj. La rezultoj povas esti bazo por lingvo-planaj procezoj (terminologio-planado), kondiĉe, ke ekzistu objektiva bezono kaj adekvata politika volo. Sabine FIEDLER6 Scienca komunikado kaj lingvafrankao La angla disvastiĝis en la tuta mondo kaj fariĝis ankaŭ la domina lingvo en internacia scienca komunikado. Esplorrezultoj transdoniĝas al pli vasta publiko pli facile, se oni uzas nur unu lingvon. La domino de la angla tamen kondukas al komunika malegaleco. Nedenaskaj parolantoj de la angla devas investi multan tempon, monon kaj energion en lingvolernadon, sed tamen ili ne tiel bone komunikas kiel denaskaj. Lastatempe aro da diversaj terminoj estas uzata por substreki la funkcion de la angla kiel internacia komunikilo. La angla, oni diras, fariĝis la lingvafrankao de la sciencoj; ĝi povas esti uzata kiel lingvo por komunikado sen esti lingvo por identiĝo. Mia prelego kontestas la ekziston de tia dupartigo koncerne la nuntempan uzon de la angla en scienca komunikado. Ĝi donas superrigardon pri esploroj rilate al kulturdependaj diferencoj en scienca skribado. Pro la rilatoj inter lingvo kaj kulturo, inter komunikado kaj kognado, la lingvo, per kiu scienca esploro estas farata, havas kulturan 6

Universitato de Leipzig

IPR 11/311

— página 12 del PDF —

influon al tiu esploro. La tutmonda redukto al la angla kiel la sola lingvo kun internacia valideco en scienca komunikado povas konduki al domino de angla-usona maniero de esploro kaj al perdo de lingva kaj kultura diversecoj. Aldone, la konservado de sciencaj lingvovariantoj krom la angla necesas por popularigi esplorrezultojn en naciaj lingvoj. László MARÁCZ7 Instrumentaro por transnacia komunikado en Eŭropo: komparo inter manieroj de komunikado en multlingva Eŭropo La proceso de la eŭropa integriĝo estas akompanata de transnaciaj procesoj, kiuj defias la tradicie establitan manieron de unulingva interkomunikiĝo. Kiam multoblaj rilatoj kaj agadoj interligas homojn aŭ instituciojn trans la limoj de iliaj naciaj ŝtatoj, ni parolas pri transnaciismo. El ĝi sekvas la neceso, rekonsideri la fenomenon de multlingva interkomunikiĝo kaj esplori la cirkonstancojn, en kiuj konvenas uzi ekzemple la anglan kiel lingua franca (ELF), uzi regionajn lingvojn kiel linguae francae (RELF), apliki la teknikon de la lingua receptiva (LARA), laŭ kiu ĉiu parolanto uzas sian gepatran lingvon en multlingva medio, aŭ tiun de la kodŝanĝado (CSW). Ĉiuj tiuj metodoj ja disponeblas, sed neniam oni provis kungrupigi ilin en koheran sistemon de komunikstrategioj kaj konfronti la relativajn fortojn de ĉiu el ili kun la specialaĵoj de diversaj multlingvaj medioj. La nova projekto ‘Toolkit’ aŭ ‘Instrumentaro’, kunordigata de esploristoj en Nederlando, kunigas esplorgrupojn en unu konsorcion, kies komuna sperto ebligas la sisteman komparon inter la fortaĵoj kaj malfortaĵoj de la diversaj strategioj. La laboroj de la projekto rezultigos la kunmeton de instrumentaro por transnacia komunikado, kiu prenos en konsideron la diversecon inter la agantoj, la mediojn kaj la lingvojn renkontatajn en la nuntempa Eŭropo. La instrumentaro helpos siajn estontajn uzantojn, decidi, kiun komunikmetodon juĝi plej konvena en konkreta kazo. Ĉi tiu kontribuo enkondukas en la komparon inter la malsamaj komunikmetodoj kaj ilia laŭkaza efikeco, esprimita laŭ kriterioj lingvaj kaj eksterlingvaj, kiel ekzemple tiuj de la lingva demokratio kaj la lingva ekonomio. La simpozianoj estas invitataj aldoni Esperanton al mia listo de komunikstrategioj. 7

Departemento pri Eŭropaj Studoj, Universitato de Amsterdamo

IPR 11/312

— página 13 del PDF —

Amri WANDEL8 Lingva egaleco en la scienco sub la ombro de la angla En La Eta Princo, neniu aŭskultis la turkan astronomon, kiam li raportis pri malkovro de asteroido vestita en sia tradicia turka vestaĵo, sed ĉiuj lin laŭdis, kiam, kelkajn jarojn poste, li faris la saman raporton en „decaj” okcidentaj vestaĵoj. Simile gravas en la nuna mondo la lingva vestaĵo. En la 21-a jarcento anticipa kondiĉo por scienca kariero estas bona kono de la angla lingvo. Ĝis antaŭ duonjarmilo tiun rolon plenumis la latina, antaŭ apenaŭ jarcento – la germana. Tamen, post la dua Mondmilito tiom firmiĝis la rolo de la angla, ke novaj sciencistoj havas nenian ŝancon internacie diskonigi siajn esplorojn, ĉu skribe en sciencaj ĵurnaloj, ĉu buŝe en sciencaj konferencoj, sen bona kono de la angla. Junaj sciencistoj, kies gepatra lingvo ne estas la angla, devas investi multan tempon por studi la anglan ĝis alta nivelo, tempo, kiun iliaj anglalingvaj kolegoj povas investi en scienca esploro. Ĉina sciencisto devas investi grandan parton de sia tempo por verki artikolon por anglalingva revuo, aŭ perfektigi sian anglan elparolon por prelego. Tiaj obstakloj tute ne ekzistas por liaj anglalingvaj kolegoj. En konferencoj de la Internacia Astronomia Unio, kies du oficialaj lingvoj estas la angla kaj la franca, eĉ francaj astronomoj ne plu provas prelegi france. Ĉu E-o havas tiurilate signifan mesaĝon? Almenaŭ en unu scienca medio lingva diskriminacio ne ekzistas: Internacia Kongresa Universitato kaj Akademio Internacia de la Sciencoj. Ĉu ili povas servi kiel modelo ankaŭ ekster Esperantujo? Mark FETTES9 Lingvo, scienco, edukado en ekologia perspektivo La pli kaj pli hegemonia statuso de la angla kiel scienca lingvo estas ebligita de la samaj ekonomiaj kaj sociaj procezoj, kiuj subtenas senliman kreskadon de nia konsumado de resursoj. Alivorte, la monda angla estas simptomo de civilizacio, al kiu mankas la kontroloj kaj ekvilibroj necesaj por kunligi lokajn kulturojn kun ilia daŭropova ekologia bazo. Alfronti la ekologian krizon signifas trovi manierojn interpreti kaj integri ekologiajn 8 9

Universitato de Jerusalemo Fakultato pri Edukado, Universitato Simon Fraser, Burnaby (Kanado)

IPR 11/313

— página 14 del PDF —

sciojn en la lingvoj de la ĉiutaga vivo, entrepreno laŭnature multlingva kaj multkultura. Estas necese, sed ne sufiĉe, argumenti por la graveco de naciaj lingvoj en rilato al mondlingvo kiel la angla. Se ni devas lerni pensi kaj agi je la skalo de riverejoj kaj bioregionoj, niaj lingvoj devas povi enkodigi tiuskalajn sciojn, kio kredeble premisas revalorigadon de lokaj dialektoj, indiĝenaj lingvoj, kaj disvastigita plurlingveco. Tio povas ankaŭ postuli pli inkluzivan kaj reciprokan aliron al la interlingva komunikado, kampo sur kiu E-o povas montriĝi nemalhavebla kiel perilo inter lokismo kaj universalismo, kadre de pli daŭropova tutmonda ekologio de la sciado. Nicolau DOLS10 Alprenplanado de malpli uzata lingvo en multlingva socio Ĉi tiu prelego traktas pri la alprenplanado de minorigita lingvo en multlingva socio. Mi prezentas la kazon de la kataluna en la Balearaj Insuloj. 160 lingvoj estas nuntempe parolataj en ĉi tiuj insuloj, kie kaj la kataluna kaj la hispana estas oficialaj lingvoj. Kiel fari la katalunan lerninda de la envenintaj laboristoj kaj, kiel atesti iliajn lingvonivelojn estas gravaj aferoj ne nur por la publika instrusistemo, sed ankaŭ por la tuta baleara socio. Mi montras la nunan situacion per statistiko pri lingvopovo kaj per analizo de la leĝsistemo pri lingvoinstruado kaj uzado. Mi specife pritraktas: a) la trejnadon de jam laborantaj instruistoj, kiuj studis for de la Kataluna Landaro aŭ antaŭ la nunaj lingvoreguloj, b) la strategiojn por integri en la lernejo la enmigrintajn alilingvanajn lernantojn, c) la aliformon de la malnova lingvotestado en la nova sistemo kadre de la eŭropa testsistemo, kaj d) la lingvopolitikon en universitata instruado kaj scienca komunikado.

10

Departemento de kataluna filologio kaj ĝenerala lingvistiko, Universitato de Balearaj Insuloj

IPR 11/314

— página 15 del PDF —

Davide ASTORI11 Kia(j) lingvo(j) por la scienco? Samtempe gravulo kaj por la esperantista movado kaj por la itala akademio, Giorgio CANUTO, rektoro de la Universitato de Parmo kaj prezidanto de la Internacia Esperanto-Movado, en sia prelego „La uzado de internacia lingvo sur la scienca kampo”, farita en Roterdamo la 6-an de aprilo 1959 (legebla en: Lapenna I., Memorlibro pri la Zamenhof Jaro, Centro de Esploro kaj Dokumentado, 1960), profunde pripensis la temon de „lingvo por scienco”. Tiu ĉi prelego celas diskuti la vidpunkton de tia grava klerulo, enkadrigante ĝin en la pli vasta kunteksto de la debato dudekajarcenta pri la graveco kaj nepreco de iu, kaj kia, ’lingvo por scienco’: ekde la prikonsideroj de la mondfama Erik AHLMAN (unu el la plej elstaraj finnaj filozofoj) tra la propono de la itala latinisto, kaj e-isto, Carlo AGOSTINI (kiu skribis en la jaro 1978 „Epistola ad Emin.mos Patres Conciliares Vaticani II”), ĝis la plej modernaj lingvistikaj teorioj. Marek BLAHUŠ 12 Kontribuo de komputila lingvistiko al solvado de lingvaj problemoj en scienca komunikado kaj edukado Jam en la pratempo de komputado multe da atento estis dediĉita al komputila prilaboro de lingvaĵo – unue nur al la teksto, poste ankaŭ al la parolo. Tiel naskiĝis nova disciplino, komputila lingvistiko. Ĝi defias la homan komprenon kaj uzon de lingvo, ĉar ĝi strebas reprezenti ĝin per taŭgaj formalismoj, kio ne ĉiam facilas. Aliflanke, atinginte tion (almenaŭ parte), sekve eblas uzi la komputan potencialon de la maŝino por efektivigi taskojn, kiuj sen la engaĝo de komputilo apenaŭ estus fareblaj por homo. La unuopaj niveloj de lingvoprilaboro estas jenaj: fonetika kaj fonologia, 11 12

Universitato de Parma Universitato Masaryk, Brno

IPR 11/315

— página 16 del PDF —

morfologia, sintaksa, semantika, pragmatika, kunteksta. La ĉefaj laborterenoj estas morfologia kaj sintaksa analizoj kaj generoj, maŝina tradukado, komputila leksikografio, komputile asistata lingvolernado, tekstaroj kaj ilia analizo, parolsintezo kaj parolrekono. Komputila lingvistiko en ĉiuj tiuj kampoj povas kontribui al la laboro de sciencistoj kaj edukistoj, helpante al ili ekhavi, konservi, prilabori, interŝanĝi kaj disponigi datumojn gravajn por ilia laboro. La prelego skize prezentas ĉiun el tiuj terenoj kaj donas konkretajn ekzemplojn de komputillingvistikaj projektoj utilaj por sciencistoj kaj edukistoj. José Antonio VERGARA13 Priscienca komunikado en multlingva mondo: al demokratiaj sciosocioj Kvankam la angla iĝis la internacie reganta lingvo de la scienco, la tutmonda strebado al sciosocioj permesas ĵeti novan lumon sur la gravajn ligitajn kampojn de priscienca komunikado kaj scienca edukado, kiuj restas plene malfermitaj al la demando pri lingva diverseco. La fenomeno Esperanto kiel lingve konsci(ig)a, socie engaĝiĝinta edukmovado, fakte funkciis ĉi-rilate laŭ la dana nocio de folkeoplysning (popola klerigo), kaj povas kontribui al la urĝe bezonata diskutado serĉe al ĉi-kampa justa lingvopolitiko.

44a Konferenco de ILEI (17-23 julio 2011)

Rekorde kaj laboreme en renoma universitato Jam nia 44a Konferenco! Refoje en Eŭropo, sed decide ne temis pri eŭropeca konferenco: la 103 partoprenantoj venis el rekorda nombro da landoj (35): Brazilo, Meksiko, Ĉilio, Kubo, Benino, Ganao, Indonezio, Nepalo, Japanio, Korea Respubliko, Ĉinio, Kanado, Usono, Aŭstralio kaj 21 eŭropaj landoj. La Konferenco okazis en la Universitato de Kopenhago, kun la temo ’Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca 13

ISAE – Internacia Scienca Asocio Esperantista

IPR 11/316

— página 17 del PDF —

komunikado’. Por meti la nunan kunvenon en perspektivon, la prezidanto de ILEI, Stefan MACGILL, en sia festparolo atentigis, ke el la ses konferencoj inter 2007 kaj 2012, kvar okazis aŭ okazos ekstereŭrope, du el ili partopren-rekordaj por ekstereŭropaj aranĝoj de ILEI. La daŭrigo skizis la tri kutimajn pilierojn de ILEI-konferencoj: fakan, laboran kaj distran. La vic-prezidanto de ILEI, Duncan CHARTERS enkondukis la konferencan temon kaj la postan tagon gvidis debaton pri ĝi. Li skizis la historion de aranĝoj kie esperantistoj kaj ne-esperantistoj kunlaboris lastatempe por esplori malegalecajn praktikojn en transnaciaj kontaktoj. Li ankaŭ parolis pri kontraŭaj evoluoj ĉe lingvoelektoj en edukado – dum iuj iniciatoj enportas novajn lingvojn, aliaj tendencoj gvidas al kreskanta limigo de la lingva mikso. Li donis ekzemplojn pri nebona funkciado de tradukservoj kaj komunikado en sciencaj konferencoj laŭ la nunaj modeloj.La ampleksa konferenca programo konsistis el ne malpli ol 35 prelegoj, prezentaĵoj aŭ diskutrondoj, kiuj okazis laŭvice en kvin konferencaj salonoj, sed kutime ne pli ol tri samtempe. Pliaj detaloj legeblas ĉe http://ilei.info/konferenco/ 2011/programo.php.

Dum la interkona vespero

IPR 11/317

— página 18 del PDF —

La seminarion „Flugiloj de interkultura vento” realigis Duncan CHARTERS el Usono, Julián HERNÁNDEZ (Kubo), Zsófia KÓRÓDY (Germanio/ Hungario) kaj Radojica PETROVIĆ (Serbio). Temis pri metodiko de Einstruado inkluzive de instruplanado, didaktikaj aspektoj de la E-gramatiko, lingvo kaj kulturo en pedagogiaj programoj, teknologio je la servo de lingvo-lernado, kiel instrui simple kaj efike en naturaj cirkonstancoj, interkulturaj lingvaj ludoj kaj multo pli. Apartajn prelegojn pri diversaj temoj prezentis Zsófia KÓRÓDY („Pri la lingvoekzamenoj” kaj „Subvencioj kaj projektoj en la praktiko”), LEE Jungkee el Korea Respubliko („E-kurso en Koreio”), Stefan MACGILL el Hungario/ Novzelando („La projekto ‘esperanto125’”), Ronald GLOSSOP el Usono („Kial Ĉinio estas fekunda kampo por Esperanto”), Agneta EMANUELSSON el Svedio („Pri Valdemar Langlet”), Martin SCHÄFFER el Meksiko/ Germanio („Informado pri Esperanto: kiel artikoli gazete kaj respondi al ĵurnalistoj”). Notinde populara estis „Erarologio” de Rob MOERBEEK el Nederlando, kiu, pro interesiĝo de konferencanoj, daŭriĝis eksterplane per frumatenaj sesioj. Simile Duncan CHARTERS ripetis dum lunĉpaŭzo la prelegon pri lernteknologioj por tiuj kiuj ne povis ĉeesti la unuan prezenton. Ronald GLOSSOP kaj Latifou GBADAMASSI (Benino), per komuna prezento de la multjara projekto „Infanoj ĉirkaŭ la mondo” kaj ĝia specifa apliko en Afriko tra „Infanoj ĉirkaŭ Afriko”, enkondukis debaton pri afrikaj perspektivoj de ILEI-agado. Simile agis Mireille GROSJEAN (Svislando) kaj Heidi GOES (Belgio), respektive pri „Aziaj etosoj” kaj „La indonezia Emovado: historio kaj estonto”, kio enkondukis debaton pri ILEI ekstereŭrope kun aparta atento pri ILEI en Azio survoje al la 45-a konferenco okazonta en Ĉinio, 2012. La „Universitatan tagon” (ĵaŭdo, la 21-a de julio) enkondukis Mallely Martinez MATEOS el Meksiko („Kiel enkonduki E-on en universitatojn: spertoj el Meksiko”) kaj YU Jianchao, Ĉinio („E-eduko en Ĉina Komunikada Universitato”). En paralelaj sesioj M. SCHÄFFER prezentis la projekton „Esperanto Internacia”, kaj Peter BALÁŽ (Slovakio) kaj Marek BLAHUŠ (Ĉeĥio) la atingojn kaj planojn de E@I. Kulmina konferenca programero estis simpozio kunorganizita de ILEI kunlabore kun la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Monda Lingva Problemo (CED) kaj la Humanistika Fakultato de la Universitato de Kopenhago. La simpozia temo estis “Lingvoj de scienca komunikado kaj

IPR 11/318

— página 19 del PDF —

edukado.” Partoprenis esperantologoj kaj konataj fakuloj pri komunikado kaj lingvistiko. Dek naŭ personoj prelegadis en la simpozio. Pri ĝi legu apartan artikolon en ĉi tiu revuo kaj vidu pliajn detalojn ĉe http://ilei.info/konferenco/2011/simpozio.php kaj http://ilei.info/novajxoj/ simpozio2011_raporto.php.

Unu el la komitatkunsidoj En la tradicia ILEI-konferenca lingva festivalo, 31 konferencanoj prezentis 21 lingvojn (2 el Afriko, 5 el Azio) inkluzive de diversaj skribsistemoj kaj elementoj de la koncernaj kulturoj. Laŭkutime, la konferenco ankaŭ omaĝis la lingvon de la gastiganta lando per dusesia kurseto Dana eksprese (Jonas kaj Mathias DALMOSE, Bent JENSENIUS). Laborsesioj abundis. Okazis kunveno de komisionoj pri lerneja kaj universitata agado, laborrondo por sekciestroj de ILEI kaj diskutsesio pri la perspektivoj por niaj estontaj konferencoj, dum kiu oni montris lumbildojn

IPR 11/319

— página 20 del PDF —

pri la venontjara konferencejo en Kunming kaj klarigis la preparlaborojn. Okazis tra tri tagoj sep horoj da komitat-kunsidado kun ĝis 33 komitatanoj. Ili akceptis la jarraporton, financajn rezultojn kaj revizoran raporton por 2010, sekve la estraro estas senŝarĝigita pri la agado tiujare. Nomumitaj estas du novaj honoraj membroj: nia mult-jara kasisto Bertil ANDREASSON el Svedio kaj (postmorte) nia antaŭa prezidanto Mauro LA TORRE el Italio. La Komitato elektis novan sekretarion de la Ligo, s-ron HUANG Yinbao (Trezoro) el Ĉinio. Ĝi nuligis tri nefunkciantajn sekciojn, sed akceptis novan en Meksiko – rikolto el la semado dum la pasintjara konferenco en Kubo. Aldoniĝis reprezentanto en Ganao kaj kontaktpersonoj en Indonezio kaj Nepalo. La elekto-komisiono estis reelektita kun la sama konsisto por la sekvaj tri jaroj. La Komitato altigis modeste la membro-kotizojn kaj abonojn por Juna amiko, sed ILEI akceptos ĝis la jarfino kotizojn por 2012 kaj 2013 laŭ nunaj tarifoj. La ĉefa komitata tasko, efike kaj kunlaboreme plenumita, estis trakto de trideko da modifproponoj al la ligaj Statuto kaj Interna Regularo. La plimulto estis aprobita, sed kelkaj defiaj alineoj estis plusenditaj al la regulara komisiono kaj al reta diskutado inter komitatanoj. Distraj momentoj abundis, sed sen svarmo da formalaj distro-programoj – okazis interkona frandvespero, dana vespero, dancado, kantado, ekskursoj, ludado de diversaj muzikoj, konferenca bankedo kaj adiaŭa vespero, ĉiam kun abunda fotado. La distra, amikeca kaj Esperanta etosoj neforgeseble mallongigis distancojn inter la konferencanoj. HUANG Yinbao (Trezoro), Radojica PETROVIĆ kaj Stefan MACGILL Donacintoj La rekorda internacieco de la 44-a konferenco de ILEI dankindas al donacintoj. Sen iliaj kontribuoj al la kaso Dazzini, aŭ rektaj pagoj de kostoj de kelkaj konferencanoj, ni ne havus partoprenantojn el Indonezio, Nepalo, Benino kaj Kubo. ILEI kaj la helpitaj konferencanoj dankas al: Ronald GLOSSOP, Lusi HARMON, Karlo (Chuck) MAYS, Duncan CHARTERS (ĉiuj 4 el Usono), Synnove MYNTTINEN (Finnlando), ISIKAWA Tieko (Japanio), Simon SMITS (Nederlando), Kimie MARKARIAN (Britio), Agneta EMANUELSSON (Svedio), Davide ASTORI (Italio).

IPR 11/320

— página 21 del PDF —

Raporto de konferencanoj ILEI – Konferenco, Kopenhago – Danio, 16- 24 julio 2011

Raporto de Marc CUFFEZ, sekciestro de ILEI (Belgio) Mi foriris sabate la 16an de julio; per buso, trajnoj, aviadilo kaj metroo ĝis Bella Center en Kopenhago. Sufiĉis kelkaj minutoj por promeni ĝis mia loĝejo transe de la UEAkongresejo kaj vojaĝi nur 3 metrohaltejojn ĝis la konferencejo en la Universitato. Mi tranoktis 8 noktojn en la junulargastejo Amager je 20 eŭroj nokte en 5-lita ĉambro. Posttagmeze mi vizitis la centran stacidomon, turisman oficejon, urbodomon, kaj la belan reĝan preĝejeton; mi promenis tra la centro kaj vizitis vendejojn de Kopenhago. Dimanĉe mi vizitis la muzeon ’NY Carlsberg Glyptotek’. Fondis ĝin Carl Jacobsen, kiu posedis la faman bierproduktejon Carlsberg. ’Glyptotek’ signifas „kolekto de skulptaĵoj”. Tie estas partoj pri la Malnova Mediteraneo, francaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj kiel tiuj de Rodin, Degas, Monet, Gauguin, Van Gogh, Cézanne. Estis ankaŭ danaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj kaj ekspozicio pri Cleopatra. Posttagmeze mi vizitis la konferencejon, prenis la dokumentojn kaj iris denove al la urbo. Tie mi vizitis la Frederikspreĝejon aŭ Marmorpreĝejon, la reĝajn palacojn de Amalienborg kaj prenis la busŝipon ĝis la Operejo kaj Nyhaven. Mi vizitis la faman marvirineton, iom pli grandan ol nia pisanta knabeto en Bruselo. Je la 19a komenciĝis la interkona manĝvespero. Multaj homoj kunportis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn el diversaj landoj. Lunde okazis la komenco de la konferenco per solena malfermo. Stefan MACGILL, la prezidanto de ILEI, malfermis la konferencon. Okazis komuna fotado. Je la 11a Duncan CHARTERS el Usono prelegis pri la konferenca temo. Post tagmanĝo en la universitata restoracio, sekvis paralelaj programeroj. Mi aŭskultis la prelegon de Zsófia KÓRÓDY pri lingvoekzamenoj kaj tiun de Lee JUNGKEE pri E-kursoj en Koreio. Je la

IPR 11/321

— página 22 del PDF —

15a30 komenciĝis la unua komitatkunsido. Kiel sekciestro kaj komitatano por Belgio estis mia tasko partopreni en ĝi. Ni parolis pri tagordo, komisionoj dum la konferenco, jarraporto kaj financoj 2010, senŝarĝigo de la estraro por 2010 kaj ektrakto de la statutmodifoj. Je la 19a 30 komenciĝis la dana vespero. Kvar junaj danoj (Mikaelo BRANEBJERG, fratoj DALMOSE kaj ilia amiko) ludis klarneton, violonon kaj aliajn instrumentojn. La muziko estis belega. Marde, post la maloscedigo (enkonduka plenkunsido), Stefan MACGILL prezentis la projekton ‘esperanto125’. En 2012 ni festos 125 jarojn post la komenco de E-o en 1887, kaj ILEI preparas E-kurson kun 125 lecionoj. Ron GLOSSOP el Usono prelegis, kial Ĉinio estas fekunda kampo por E-o kaj pri kursoj sur la E-Insulo en Ĉinio. Pli da informoj ĉe www.esperantoinsulo.info kaj www.esperantouniversitato.com. Agneta EMANUELSSON el Svedio prelegis pri la svedo Valdemar Langlet (1872-1960). Lia familio venis en la 16a jarcento al Svedio el Francio. Je la 15a 30 komenciĝis la 2a komitatkunsido. Akceptitaj estis du honoraj membroj: Bertil ANDREASSON kaj Mauro LA TORRE. La komitato akceptis nuligi la sekciojn en Britio, Irano kaj Rusio. ILEI serĉas novan sekretarion, komisiiton pri eksteraj rilatoj kaj membrojn de komisiono pri UN kaj Unesko. La komitato akceptis altigon de la membrokotizoj kaj abonoj ekde 2012. Por nia lando la kotizo ekde 2012 estos 10 eŭroj por reta membro, 20 eŭroj por papera membro kaj 16 eŭroj por Juna amiko. Okazis internacia vespero kun kantoj kaj dancoj el Kubo, Nepalo, Indonezio, Svedio, Danio, Finnlando, Nederlando, Japanio, … Merkrede Julián HERNANDEZ el Kubo prelegis pri instruplanado — la planado, realigo kaj analizo de leciono. Poste li parolis pri landa agado kaj ĉiuj sekcioj diris ion pri la agado, kiun ili faris dum la lasta jaro. Posttagmeze mi vizitis parton de la centro de Kopenhago kaj kelkajn belajn kastelojn. Mi revenis al diskutgrupo en kiu Radojica Petrović el Serbio parolis pri la atingoj kaj estonteco de la ILEI-konferencoj. Tie ni aŭdis, ke la sekvaj konferencoj estos en 2012 en Kunming, Ĉinio, kaj en 2013 en Herzberg, Germanio, kaj eble en 2014 en Afriko. Vespere okazis danca vespero kun multaj dancoj el diversaj landoj. Ĵaŭde je la 10a, paralele kun aliaj programeroj, komenciĝis la 3a komitatkunsido. Stefan MACGILL ĝoje prezentis novan sekretarion por ILEI: HUANG Yinbao (Trezoro) el Ĉinio. Alia ĝoja novaĵo estis, ke Meksiko petis

IPR 11/322

— página 23 del PDF —

aliĝi kiel nova sekcio. Poste ni reviziis la Internan regularon kaj parolis pri la estonta agado. Posttagmeze okazis la lingva festivalo kun pli ol 20 lingvoj: mi sekvis la prezentaĵojn de la pola, nepala kaj korea lingvoj. Vespere pluvegis, sed estis du ebloj vespermanĝi grupe. Kelkaj partoprenis en la bankedo, aliaj (inkluzive de mi) vespermanĝis en restoracio en la speciala kopenhaga kvartalo Christiania. Vendrede komenciĝis la simpozio, kiu daŭris la tutan tagon kaj sabaton antaŭtagmeze. Unue Karsten FLEDELIUS de la Kopenhaga Universitato, Departemento de Komunikiloj, Kogno kaj Komunikado kaj la dekanino de la fakultato faris la enkondukon. Sekvis prelegoj de Frans GREGERSEN, Humphrey TONKIN, Robert PHILLIPSON kaj deko da aliaj prelegantoj pri diversaj aspektoj de la simpozia temo14. Vendredon okazis la fina vespero – ni dancis kaj adiaŭis unu la aliajn. Sabaton tagmeze, post la lastaj simpoziaj prelegoj, sekvis la konkluda diskuto. Je la 13a 30 fermiĝis la simpozio kaj konferenco de ILEI. Posttagmeze mi vizitis la urbon; poste mi iris al la UEA-kongresejo, kie jam multaj kongresanoj alvenis. Vespere ĉiuj organizaĵoj havis la eblon montri kion ili faras en la E-mondo. Mi forlasis la junulargastejon dimanĉmatene, veturis per metroo kaj trajno ĝis la flughaveno Kastrup, flugis ĝis Zaventem, poste trajnveturis kun du ŝanĝoj ĝis mi atingis mian hejmon.

Raporto de Rudi KOOT (Nederlando) Dum la ILEI-Konferenco en la universitato en Kopenhago kaj la simpozio „Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado” certe lingvoj estis grava temo. La simpozio okazis en Esperanto kaj la angla. Kiam iu parolis en Esperanto, la projektita teksto estis en la angla. Se iu parolis angle, Duncan CHARTERS tradukis en Esperanton. La nacia lingvo kiel scienca lingvo La nacia lingvo havas la avantaĝon, ke la uzanto povas esprimi sin kiel eble plej facile. La konekto kun la socio estas bona. La malavantaĝo estas, ke 14

Rimarko de la redaktoro: Pliaj detaloj legeblas aliloke en la revuo kaj ĉe http://ilei.info/konferenco/2011/simpozio.php.

IPR 11/323

— página 24 del PDF —

ekster la teritorio, kie oni parolas la nacian lingvon, oni ne komprenas lin. En Israelo ne ekzistas sciencaj revuoj en la hebrea pri astronomio. En Japanio ja estas sciencaj revuoj en la japana pri astronomio. En Danio ekzistas deziroj, ke la universitatoj instruu nur en la angla, ke mezlernejoj instruu kaj en la angla kaj en la dana kaj ke la bazlernejoj instruu nur en la dana. La universitatoj havas aŭtonomion pri lingvopolitiko. Estas evoluo de tutmondiĝo: unuflanke alfluo de eksterlandaj studentoj kaj aliflanke la neceso havi grandan sciencan publikon. La angla kiel scienca lingvo La angla kiel scienca lingvo havas la avantaĝon, ke oni havas internacian publikon (studentojn kaj sciencistojn). La malavantaĝoj estas, ke oni devas instrui, paroli kaj publikigi en alia lingvo ol la nacia. Post kelke da tempo oni ne kapablos instrui en sia nacia lingvo, ĉar mankas la nacia terminaro. Ankaŭ la konekto kun la socio estos malpli bona. La angla ne estas facila pro siaj malreguleco kaj ortografio. Publikaĵojn, kiuj ne estas en la angla aŭ ne havas resumon en la angla oni ne trovos en anglalingvaj indeksoj. Uzo de regiona lingvo En grupo de ŝtatoj (regiono) oni povus uzi unu el la naciaj lingvoj. Ekzemple la svedan por Islando, Norvegio, Svedio, Finlando kaj Danio; la rusan por la iamaj respublikoj de Sovetunio kaj ĝiaj satelitoj. Ekzemple en Brazilo la angla ne plu estas la unua fremda lingvo, sed la dua post la hispana. Tamen mi opinias, ke tiu elekteblo ne sukcesos. Kaj eĉ se ĝi sukcesus, restos la komunikadproblemo kun la mondo ekster la regiono. Uzo de pluraj lingvoj La ideo estas, ke nur la angla kiel fremda lingvo donas al aliaj grandaj lingvoj malavantaĝojn. Se oni uzos plurajn lingvojn, la situacio estos pli egala. Sed kiom da lingvoj? Ĉu ĉiu devas kompreni kaj paroli ĉiujn elektitajn lingvojn? Se ne, oni bezonas interpretistojn kaj tradukistojn. Se jes, tio postulas multe da tempo kaj peno de ĉiu. Eĉ la situacio, en kiu ĉiu parolas en unu lingvo kaj komprenas alian lingvon, ne estas facila, ĉar por bone kompreni iun en alia lingvo, oni devas bone regi tiun lingvon. Esperanto Esperanto havas avantaĝojn. E-o estas relative facile lernebla. E-o estas pli regula ol aliaj lingvoj rilate al la prononco, la ortografio kaj gramatiko. E-o IPR 11/324

— página 25 del PDF —

estas neŭtrala, ĉar ĝi ne apartenas al nur unu popolo aŭ ŝtato. Aliflanke ankoraŭ malmulte da homoj parolas E-on. Do por bone enkonduki E-on, oni bezonas tempon. Mankas ankaŭ fakvortaroj en E-o. Davide ASTORI proponas, ke oni faru ĝis 2016 fakan lingvistikan terminaron en E-o. László MARÁCZ proponas, ke universitatoj instruu E-on dum unu jaro al sciencistoj, por ke ili povu verki kaj kompreni resumojn de sciencaj tekstoj en E-o. Tiel ĉiuj sciencaj tekstoj estus almenaŭ troveblaj per Esperanto. Konkludoj kaj rekomendoj Robert PHILLIPSON trafe demandis: „Ĉu ni estas same kreivaj en alia lingvo kiel la denaska?” Ne, sed tio estas la dilemo. El la prelegoj de la simpozio sekvos konkludoj por la E-movado kaj rekomendoj por la ne-esperantistaj sciencistoj kaj politikistoj. Mi esperas, ke multaj tekstoj estos publikigitaj sur la retpaĝaro de ILEI kune kun la konkludoj kaj rekomendoj. Estus bone, se ankaŭ papere aperus publikaĵo kiel la plene dulingva (rusa-Esperanta) raporto „Esperanto – la plej bona propedeŭtiko (laŭ la materialoj de internacia konferenco de la 13-a de aprilo 2007 en Moskvo)” (152 paĝoj). Mi volas laŭdi la estraron de ILEI kaj Karsten Fledelius de la Universitato de Kopenhago por la preparo de la simpozio. Mi esperas, ke dum UK-oj de Esperanto oni ankaŭ povos organizi ion kun ne-esperantistoj.

Marĝene de la konferenco de Radojica PETROVIĆ, estrarano de ILEI La ILEI-konferencanino YU Jianchao el Ĉinio, instruinto de la Ĉina Komunikada Universitato, informis la estraron de tiu universitato pri la konferenco kaj simpozio de ILEI en la Humanistika Fakultato de la Universitato de Kopenhago, kaj pri la eblo, kiun la evento malfermas por kunlaboriga kontakto inter la du universitatoj. Tio koincidis kun jamaj planoj de gvidantoj de la ĉina universitato viziti la Universitaton de Upsalo kaj kelkajn aliajn en Eŭropo kunlaborcele. Ili, do, tuj aldonis al la listo la Universitaton de Kopenhago kaj proponis interparoli pri starigo de interuniversitata kunlaboro sur la kampo de edukado pri Esperanto kaj pri amaskomunikiloj.

IPR 11/325

— página 26 del PDF —

Ileana SCHRØDER, la prezidantino de Dana Esperanto-Asocio (DEA), kaj Radojica PETROVIĆ, ILEI-estrarano pri konferencoj, peris la kontakton kaj helpis fiksi la kunvenon. Rezulte, la 17an de junio, en la Departemento pri Amaskomunikiloj, Kogno kaj Komunikado de la Humanistika Fakultato en Kopenhago, okazis kunveno de sepmembra delegacio de ĉinaj profesoroj, gvidata de la rektoro, kun profesoro Karsten Fledelius, multjara amiko de Esperanto kaj ĉefa subtenanto kaj kunorganizanto de la konferenco kaj simpozio de ILEI flanke de la Kopenhaga Universitato. La du flankoj interkonsentis tute konkrete pri interŝanĝo de studentoj kaj instruvizitoj de profesoroj. Ankaŭ la prezidantino de DEA ricevis inviton viziti la Ĉinan Komunikadan Universitaton. La ĉinaj profesoroj aparte esprimis sian kunlaborintereson pri la venonta konferenco de ILEI, kiu okazos en la Profesia Arta Kolegio en Kunming, Ĉinio, en la jaro 2012.

Infanoj Ĉirkaŭ La Mondo kaj Ĉirkaŭ Afriko de Ronald GLOSSOP kaj Latifou Gbadamassi Dum la ILEI-Konferenco en Kopenhago la programero Afrikaj perspektivoj estis prezentita de Ronald GLOSSOP el Usono kaj Latifou GBADAMASSI el Benino [vd la fotojn en la artikolo – NdlR]. La afero komenciĝis en la jaro 2007, kiam Ronald, direktoro de la organizo „Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo [IĈLM]”, sendis al Latifou kelkajn libretojn verkitajn de Charlotte KOHRS, fondintino de IĈLM. Vi povas legi pri ŝi plus pri la historio kaj diversaj eldonaĵoj de IĈLM ĉe la retejo http://www.icxlm.org. Unu libreto sendita al Latifou estas Flugu kun Petro. Laŭ la rankonto en ĝi, Petro havas magian vagonon (Esperanto) kiu permesas al li interkomuniki kun aliaj infanoj ĉirkaŭ la mondo. En tiu libreto estas priskribo de projektoj, en kiu infanoj povas partopreni. Por fariĝi „Stelo”, lernanto devas lerni 200 vortojn kaj lerni demandi 10 bazajn demandojn rilate al specifaj libretoj eldonitaj de IĈLM. Krome, ĉiu lernanto devas promesi ankaŭ instrui E-on al alia persono dum almenaŭ 15 minutoj semajne. Survoje al la rango „Stelo” la junuloj povas iĝi „Steleto”. Ĉiu infano, kiu iĝas „Steleto” kaj poste „Stelo”, ricevas atestilon de Ronald

IPR 11/326

— página 27 del PDF —

GLOSSOP. Multaj gelernantoj jam ricevis tiajn atestilojn. Latifou surekrane montris ilin dum la prezentaĵo. Alia projekto priskribita en Flugu kun Petro nomiĝas „Mondo-Rondo”. Ĝi temas pri la interŝanĝo de leteroj, bildkartoj, kaj desegnaĵoj inter grupoj aŭ klasoj de junuloj en diversaj landoj. Tia interŝanĝo jam okazis inter la gelernantoj de Latifou en Benino, tiuj en E-klaso de Mónika MOLNÁR (Ecole de la Grande Ourse) en Svisio kaj tiuj en E-grupo de Elisabet ABEYA (Bunyola-Mallorca) en Hispanio. Dum la korespondado estis senditaj ankaŭ reciprokaj donacetoj (ŝtofflagoj, moneroj, mapoj, skribiloj, krajonoj, bombonoj, fromaĝoj, ĉokoladoj, kafo ktp). Tiuj donacetoj kaj belaj kartoj kaj desegnaĵoj estas tiel okulfrapaj, ke vidante ilin, komencantoj dumkurse ofte demandis/as: „Kara instruisto, ankaŭ ni ŝatus ricevi tiajn aferojn; kiam vi havigos al ni korespondamikojn?” Tio montras kiom efika tia projekto estas. Latifou ĉiam respondis/as: „Unue, trapasu la ŝtupon de monda stelaro kun atestiloj kiel steletoj kaj steloj; due, neniam forlasu Esperanton.” Latifou eĉ decidis krei novan organizon „Infanoj Ĉirkaŭ Afriko [IĈA].” Al la antaŭe menciitaj projektoj, IĈA aldonis „Virinan Agadon”. Temas pri organizado de konkursoj por knabinoj pri diktaĵo kaj legado por instigi kaj

IPR 11/327

— página 28 del PDF —

kuraĝigi virinojn al la lernado de Esperanto per disdono de premiaĵoj al la plej bonaj. La kialo de tiu agado estas, ke en Afriko tre malmultaj knabinoj interesiĝas pri la internacia lingvo. La konkursoj jam okazis dufoje. IĈA okazigis ankaŭ sporadan trejnseminarieton laŭ du fazoj inter aprilo kaj majo 2011. Temas pri intensa E-kurso por komencantoj. Ĉe la unua fazo la seminarianoj lernis bazajn regulojn gramatikajn: finaĵo de adjektivo, verbo, substantivo, adverbo, rekta komplemento ktp. Ĉe la dua fazo, oni pristudis libretojn eldonitajn de IĈLM (kiel Flugu kun Petro, Bonvenon Amiko kaj La bela planedo). Per la legado de tiuj lernolibroj, la partoprenantoj havis la eblon lerni Esperantajn afiksojn kaj akiri etan geografian vortprovizon. Sekvis ludoj pri urboj, landoj kaj kontinentoj per mapo de Benino, Afriko kaj mondmapo. Ne mankis kantoj, per kiuj ili lernis pri koloroj kaj numeraloj. Ĉirkaŭ 30 bazgradaj kaj mezgradaj gelernejanoj ĉeestis la trejnseminarieton en la urbo Azovè. Por kuraĝigi kaj motivi la ĉeestantojn, oni disdonis al ili Esperantajn poŝkalendarojn, revuojn, glumarkojn, libretojn „Poŝamiko”, skribilojn, krajonojn kaj kajerojn. La klubo nun havas sian vortaron „Nova Sento” (Français-Espéranto de G. WARINGHIEN), senditan de SAT-Amikaro. „IĈA plifortiĝas danke al kelkaj kunlaborantoj kaj helpantoj ĉu materie ĉu finance. Temas pri Ronald GLOSSOP, Gilles kaj Nicole WALLEZ, Jean Yves SANTERRE, Agnès GEELEN.” Je la fino de la prezentado, la ĉeestantoj rondiris ordigitajn tablojn por vidi aron da korespondaj leteroj, desegnaĵoj, bildkartoj kaj atestiloj, kiujn Latifou kunportis al Kopenhago tiucele. Por larĝmezure diskonigi la agadkampojn de IĈA, Latifou tre bezonas helpanton, kiu povus krei retpaĝaron por IĈA. Se vi povus helpi, bonvolu kontakti GBADAMASSI Latifou: Bp:302 Lokossa (Mono), Benino. Tel:+ 229 95349515. Rete: latifougbadamassi@yahoo.fr kaj Infanojcxirkauxafriko@gmail.com. UEA-konto: gbla-e.

IPR 11/328

— página 29 del PDF —

Raporto pri la konferenco kaj la seminario organizitaj de ILEI, DKEA kaj UEA. Kinŝaso, 16-23 aprilo 2011 de Andrea BERTRAND 15 kaj Alain DELMOTTE 16 La eventoj disvolviĝis en la konstruaĵoj de la Paroko Saint Ignace de Loyola, Cité Verte en Kinŝaso, ĉe la vojo Kinŝaso-Matadi. La konferenco okazis sabaton la 16an de aprilo 2011. Multaj personoj (okdeko), ĉeestis la konferencon, kaj esperantistoj kaj ne-esperantistoj. Interalie ĉeestis du reprezentantoj de la Ministerio pri Turismo kaj de la Polico. Partoprenis ankaŭ ĵurnalistoj de RTNC (la nacia konga televidstacio) kaj de aliaj medioj. Post solenaj kantadoj de la Konga Nacia Himno kaj de La Espero, Jean-Pierre LUNGIKISA, prezidanto de DKEA, malfermis la konferencon kaj la seminarion; li parolis pri la historio de la E-movado en Demokratia Konga Respubliko. Sinjorino Nelly MASEMI, kasistino de DKEA kaj prezidantino de KEVA, Konga Esperanta Virina Asocio, prezentis tiun ĉi asocion kaj ĝiajn agadojn. Dum la konferenco, la muzikgrupo Konga Espero vivigis la etoson per Esperantaj kantoj, el la lumdisko Kiu Lingvo, kaj dancado. Ankaŭ infanoj prezentis scenetojn en Esperanto. Alain DELMOTTE legis la bondeziran leteron de Stefan MACGILL, prezidanto de ILEI, al la partoprenantoj de la konferenco. La temo de la konferenco estis „L’Espéranto face à la communication et au développement culturel” (Esperanto rilate al komunikado kaj kultura disvolviĝo). Andrea BERTRAND kaj Alain DELMOTTE prelegis kaj poste venis tempo de debato inter la prelegantoj kaj la publiko. La seminario daŭris la sekvantan semajnon, de la 18a ĝis la 23a de aprilo. Ĝi konsistis el du kursoj, unu por komencantoj, gvidata de Andrea kun helpo de Viktor LUFIMPU, kaj unu por progresantoj/instruistoj gvidata de Alain helpata de Jackson MAFUILA. Kurso por komencantoj Andrea planis la tagajn temojn de la kurso laŭ la libro „Cours de la langue internationale espéranto”17 alsendita de Renato CORSETTI. Sed, ĉar ŝi

15 16

el Liono, Francio el Loveno-la-Nova, Belgio

IPR 11/329

— página 30 del PDF —

intencis paroligi la studentojn, ŝi ne sekvis la kursmetodon kaj insistis pri parola esprimado. Plie kelkajn partojn prezentis la progresantoj kiel provlecionojn. Andrea ofte uzis ekzemplojn de la ĉiutaga vivo kaj ripetis ofte samajn temojn. Ŝi uzis parolajn ekzercojn el la „Metodo 11”18, kiuj utilas por paroligi kaj enkapigi bazajn frazfaradojn per ripetado. Dum la semajno, Andrea instruis komence france kaj poste iom post iom Esperante, tiel transkondukante la lernantojn al uzo de Esperanto. Je sabato posttagmeze, dum la disdonado de la atestiloj al la komencantoj, oni donis al ili ankaŭ presitajn ekzemplerojn de la kurso.

Andrea Bertrand, Florent Ntoto kaj Alain Delmotte en Mbanza Ngungu, universitata centra oficejo

17

Produktita de la Argentina Instituto de Esperanto, adaptita por Afriko kaj ĝisdatigita de Alain Delmotte. 18 Metodo/Méthode 11, Espéranto, le monde au bout de la langue. EspérantoFrance, Paris, 2001.

IPR 11/330

— página 31 del PDF —

Tamen la tasko de Andrea estis iom malfacila pro diversaj kialoj. Unue la nombro de la komencantoj estis tro granda, ĝi atingis 45, eĉ la policistoj, kiuj deĵoris dum la kurso, iĝis studantoj. Due la grupo ne estis homogena, kiel ofte; estis veraj komencantoj kaj komencintoj. Trie la malsama nivelo de ĝenerala kulturo de la partoprenantoj ĝenis la komprenadon de gramatikaĵoj. Kurso por progresantoj/instruantoj-instruontoj Partoprenis dudek du personoj. Pliaj aliĝis, sed ne povis atingi Kinŝason pro la distanco kaj transporta kaj mona problemoj. Antaŭ la kurso, lundon la 18-an, la partoprenantoj faris malgrandan teston por certigi, ke ili havas sufiĉan nivelon por sekvi la kursojn. La testo estis laŭ la skriba parto de la nunaj KER-ekzamenoj, nivelo B1. Ĉiuj, kiuj ĉeestis lunde matene (15), sukcesis, ĝenerale kun bonaj aŭ tre bonaj poentoj. La kurso por progresantoj enhavis du flankojn: unu matene pri la lingvo kaj la alia posttagmeze pri instruado de Esperanto. Pri la lingvo, post rememoro de la bazoj, oni elektis kelkajn tiklajn aspektojn: akuzativo (ĉiuj kazoj), korelativoj, prepozicioj, tempoj de la verboj kaj participoj, refleksivaj verboj, verbaj transitiveco, ligoj kaj -ig-/-iĝ-, vortfarado. Pri ĉiu temo, estis prezentado de la teorio kaj poste diskuto, apliko kaj ekzercoj. La parto pri instruado estis bazita sur la libro „Manlibro pri Instruado de Esperanto” de K. KOVÁTS (red.), kadre de la projekto Flugiloj de Malfacila Vento. Oni studis la diversajn metodojn por la instruado de E-o, la ŝtupojn dum leciono kaj traktado de temo, la malfacilaĵojn de la lingvo. Tiu estis la teoria parto de la kurso. Ankoraŭ estis praktika parto: la partoprenantoj devis prepari lecionojn pri malgrandaj temoj kaj prezenti ilin al la grupo de komencantoj. Tiuj provlecionoj okazis merkredon, ĵaŭdon kaj vendredon. La sekvantan tagon oni analizis la provlecionojn por trovi korektendaĵojn kaj plibonigaĵojn. Plie, antaŭ la konferenco kaj la seminario, la progresantoj ricevis kopion de la kurso Gerda malaperis! kaj dum la seminario, ĉiutage, ili devis plenumi la ekzercojn de kvin ĉapitroj de la libro. Tiuj estis senditaj al Renato CORSETTI por korektado.

IPR 11/331

— página 32 del PDF —

Komentoj La kondiĉoj en Kongo estas malfacilaj por instrui: Unue, kiel ofte en Afriko, mankas mono kaj neniu organizo povas okazi sen ekstera helpo. En tiu ĉi kazo, helpo venis el „Fondaĵo Hans” (por la progresantoj), el ILEI kaj el kluboj kaj individuoj en Belgio kaj Francio. Estas malfacile por la lokaj grupoj peti monon de siaj grupanoj aŭ por partopreni tiajn okazaĵojn aŭ eĉ por kotizi. Tamen, la estraro de DKEA intencas iom post iom atingi memstarecon. Estas preskaŭ nenie aliro al la reto, kies kvalito estas tiel malbona, ke oni perdas multe da tempo kaj mono. Malfacilaĵojn ni havis ankaŭ pri presado de dokumentoj kaj fotokopioj. Ni ankaŭ konstatis altajn poŝtajn kostojn kaj maloftajn poŝtoficejojn. Fine ni menciu la malfacilaĵojn por veturi en Kinŝaso (mankas busoj, stratoj, bonstataj veturiloj), kaj trafikŝtopoj ĝenis la partoprenantojn. Tamen grandan entuziasmon por Esperanto ni sentis en DR Kongo.

Instruante en Afriko En aprilo 2011 Mirejo GROSJEAN restadis en Burundo kaj instruis en Rumonge. En niaj sekvaj numeroj aperos pliaj raportetoj – NdlR KUN KAPROJ KAJ BUFOJ Foje kapro staris ĉe la pordo de la klasoĉambro. Afrika etoso! Foje bufo promenis en la koridoro de la dormejo. Afrika etoso! Tiam mi demandis al miaj burundaj amikoj pri ranaj kaj bufaj bestoj. „Estas multaj ĉi tie. Ili ne estas danĝeraj!” Poste mi vidis bufon en mia duŝejo; mi havis unulitran ujon por duŝi min, do mi uzis ĝin por kapti la beston proks. 8 cm-ojn longan. Poste mi finlavis min, sekigis min, vestis min kaj portis la beston en la ĝardenon kaj tie liberigis ĝin. Mia kurso okazis en aprilo 2011. Mi havis 43 gestudentojn en aĝo inter 14- kaj 30-jara. Ĉiuj bonege parolis Esperanton kaj skribis ĝin. Inter ili estis tri junulinoj. Afrika etoso vira! Mi imagis stari sub arbo kaj paroli al grupo sidanta sur tero. En Rumonge (proks 40 km for de la ĉefurbo Bujumbura) la organizantoj rezervis klasoĉambron por la kurso kaj klasoĉambron por la manĝoj. Ĉio bezonata

IPR 11/332

— página 33 del PDF —

estis: benkoj kun tabloj, tabulo, kretoj kelkaj, tegmento kontraŭ suno kaj pluvo. Do estis tute luksa situacio. Afrika etoso! Mi povus fari liston de mankantaj objektoj: elektro, movebla tabulo, projekciilo, koloraj kretoj, ventumiloj, klimatizilo,… Mi eĉ ne pensis pri tio. La organizantoj planis kurson de la 8a matene ĝis la 12a, kaj posttagmeze inter la 14a kaj la 18a horo. Laŭ tio mi planis ĉiutage kvar partojn du-horajn. Gramatiko – didaktiko – ĝeneralaj informoj pro la movado – debatoj pri sociaj aspektoj. Diligenta laboro. Mi antaŭvidis, ke miaj gestudentoj estos eble timemaj, diskretaj, modestaj, silentemaj. Ili tute ne estis tiaj. Ili starigis multajn demandojn, rimarkojn, sugestojn. Mi tre ŝatis la etoson. Dum la debatoj ofte venis demandoj tiaj: „Ĉu vere estas tiel en Eŭropo?” Mi devis doni multajn informojn pri tio, kion mi vidis en Afriko kaj pri tio, kio vere estas en Eŭropo. Kulturaj interŝanĝoj.

Mi manĝis kun ili en la klasoĉambro. Tio mirigis ilin. Dum la matenmanĝo mi mem verŝis teon en iliajn tasojn. Tio mirigis ilin [vd la foton – NdlR].

IPR 11/333

— página 34 del PDF —

Dum la instruado mi sidis apud ili en sama alteco kaj evitis la podion antaŭ la tabulo. Tio mirigis ilin. Mi surhavis „boubou”, afrikstilan robon. Tio mirigis ilin. Mi lernis iliajn antaŭnomojn kaj plurajn familiajn nomojn. Tio mirigis ilin. Mi respektis ilin. ŜVITADO Ĉiuj ŝvitis, la ekzamenantoj kaj la ekzamenatoj. En Rumonge, Burundo, okazis sesio de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA en aprilo 2011. La loka ekzamena komisiono konsistis el tri membroj: Japhet Bayori NTUNZVENIMANA, Jérémie SABIJUMVA kaj Mirejo GROSJEAN, ĉiuj tri estas membroj de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro. Estis 41 kandidatoj en la aĝo inter 14- kaj 30-jara. Estis du niveloj: la elementa kaj la meza. Unue okazis gramatika testo. La skriba parto daŭris kiel kutime kvar horojn: lega kompreno, aŭskulta kompreno, kulturaj konoj, eseo. Plie elementniveluloj devis skribi diktaĵon. Plie mezniveluloj devis solvi teston pri leksiko. En plenplena klasoĉambro la kandidatoj ŝvitis ĝis la sesa kaj duono vespere, uzante sian poŝtelefonon por havi iom da lumo por skribi la lastajn frazojn (ĉe la ekvatoro noktiĝas je la sesa vespere dum la tuta jaro). La parola parto daŭras dudek minutojn. Estis 41 kandidatoj. Do jen okazo kalkuli la tutan daŭron: pli ol dek tri horoj!! Do sabate ni povis komenci la parolajn ekzamenojn je la dekkvina kaj suferigi niajn kandidatojn ĝis la naŭa vespere. La komenco okazis ekstere sub arbo en la ĝardeno de nia „hotelo”: ni prenis de la salono tablon kaj sidis sub arbo tre agrable. En alia parto de la ĝardeno la gestudentoj atendis kaj ni povis voki la venontan kandidaton tra la birdaj kantoj. Subite venis pluvo: ni devis fuĝi endomen. Tie la pluva bruo estis tiom laŭta sur la metala tegmento, ke la kandidato devis kvazaŭ krii. Poste venis elektropaneo kaj ni devis uzi kandelojn por noti poentojn. Afrika etoso! Sukcesis 13 kandidatoj en la elementa nivelo kaj 12 en la meza. Ili ĝoje ricevis atestilojn de ILEI/UEA. Fina noto, grava noto. En 2005 finiĝis la milito en Burundo. La memoraĵoj estas freŝaj, dolorigaj. Preskaŭ ĉiu kandidato dum la parola ekzameno menciis problemojn ligitajn al tiu terura tempo: ĉu morto de familianoj, ĉu fuĝo, … Nun en la lando estas strebadoj por unuigi ĝin. Por niaj gesamideanoj Esperanto estas paca lingvo ne nur en la tuta mondo sed ĉefe en Burundo mem. Homoj lernas ĝin, uzas ĝin, disvastigas ĝin, instruas ĝin, sendepende de aparteno al etno. Mirejo GROSJEAN IPR 11/334

— página 35 del PDF —

Didaktika seminario 2011 en Sestri Levante, Ligurio (IT) Dudeko da esperantistoj kunvenis de la 15-a ĝis la 17-a de aprilo en Sestri Levante por partopreni seminarion de IIE (Itala Instituto de Esperanto) pri la disvolviĝo de la instruado por la dua- kaj triagradaj kursoj. Gvidis la seminarion prof. Pedro AGUILAR-SOLÁ de Torino. Kion diri? Ĉio estis bonega! La loĝejo (komforta, kaj malmultekosta, facile atingebla), la etoso (vere amika, sen ajna formalaĵo) kaj kompreneble la enhavo de la seminario. Malfacile mi denove venos hejmen tiel entuziasma! Partoprenis esperantistoj, kiujn malofte oni vidas dum kongresoj, oni uzis lingvon, kiun malofte oni uzas dum kongresoj – Esperanton – Pedro Aguilar prezentis al ni la modelan manieron de la torina katedro aranĝi ĉiu-nivelajn kursojn, klarigante kaj disponigante al ĉiuj la uzatan didaktikan materialon. Li difinis la kialojn de duagradaj kursoj, kiuj estas: forigo de gramatikaj duboj; kono de la leksiko; flua parolado; kaj sugestis la taŭgajn, laŭ li, librojn uzendajn. Sed ne temis pri lecionoj, – la cirkla sidaranĝo fakte tion ebligis – sed pri interŝanĝo de spertoj, de informoj; ekzemple Ranieri CLERICI prezentis la manieron instrui utiligante bildvortarojn. Ĉiuj kontribuis per propraj spertoj kaj proponante problemojn. Fine, ĉar ja ni estas ĝisostaj esperantistoj, ni listigis kelkajn rekomendojn – ĉu al ni mem ĉu al la movadaj gvidantoj – kiuj estas la jenaj: 1. Serĉi manieron laŭleĝe kontakti la aliĝintojn al Kirek-kurso (Komputil-Reta E-Kurso de Itala Esperantista Junularo) por proponi duagradajn ĉeestajn kursojn. 2. Iel starigi akceptan devigan ekzamenon por aliĝi al duagrada kurso; eventuale organizi perfektigan rapidan kurson, pere de la ekzercaro, por atingi bazan, sufiĉe altan lingvonivelon, antaŭ ol startigi duagradan kurson. 3. Ĝisdatigi la liston de la didaktika materialo disponebla, kaj meti ĝin je dispono de la kursgvidantoj, kun preciza pritakso kaj indiko pri ties uzebleco. 4. Pristudi pli praktikan strukturadon de triagradaj kursoj, por ke ili estu efektivaj didaktikaj trejnadoj. Mi, fakte ĉiuj partoprenintoj, esperas, ke tiaj seminarioj okazos pli ofte tra Italio, por permesi ankaŭ al tiuj, kiuj ne emas (povas) partopreni kongresojn, tamen esti en Esperantujo kaj akiri interesajn spertojn. Michela LIPARI

IPR 11/335

— página 36 del PDF —

Projekto „PUNTO” – TORPEDO-7 en Herzberg/Germanio Internacia simpozio pri E-kulturcentroj, bibliotekoj, muzeoj, arkivoj, projekto PUNTO TORPEDO-7: Pedagogiaj Tagoj en Herzberg am Harz 30.09-04.10.2011

ALVOKO AL PARTNERECO, INTERNACIA KUNLABORO La bazo: Surbaze de 5-jara interagado de la ĝemelurboj Herzberg (DE) kaj Góra (PL) per E-o, la laŭpaŝa elkonstruo de la E-urbo, fondo de E-muzeo, ekspoziciejo en la kastelo, la evoluigo de Interkultura Centro Herzberg/ Germana E-Centro kun kursejo, edukcentro, instrukapabliga trejnado, biblioteko, gazet-, film- kaj sonarkivo, ni alvokas al partnereco kaj internacia kunlaboro. La plektado: Interkultura Centro Herzberg/Germana E-Centro (ICH/GEC), Asocio de Germanaj E-Instruistoj (AGEI, germana sekcio de ILEI) kun subteno de ESF organizos kadre de la 7a Tradicia Renkonto Pedagogia (TORPEDO-7) internacian simpozion kun partopreno de reprezentantoj de E-centroj, kulturaj institucioj, muzeoj, bibliotekoj, arkivoj, kolektaĵoj k.s, interesataj helpi unu la aliajn per kunlaboro, interŝanĝo de spertoj, materialoj, kaj serĉado de komunaj projektoj La laboro: La celo de la simpozio estas:  raporti pri agadoj, atingoj, diskuti pri problemoj kaj interŝanĝi spertojn  montri la valorojn de niaj institucioj, kolektaĵoj, materialoj  surbaze de la modela instru- kaj kulturagado de la ĝemelurboj Herzberg am Harz (DE) kaj Góra (PL) krei reton de partneruboj, komunumoj, edukcentroj, ks., kies ekzempla agado povas instigi aliajn instituciojn  trovi strategion por regula, kunordigita, internacia kunlaboro

IPR 11/336

— página 37 del PDF —

 

serĉi ekstermovadajn, urbajn, naciajn kaj internaciajn subvencifontojn por konstantigi kaj disvastigi valorajn instru- kaj kulturagadojn krei komunan prezentejon, inform-formon, lanĉi projekton de PartnerUrba Nodo-TeksaĵO (PUNTO)

Dum la simpozio estos traktataj la plej urĝaj taskoj, farendaĵoj por konservado de niaj kulturaj valoraĵoj; la ebloj por unuecigi aŭ almenaŭ komparebligi katalogojn, listojn de E-kolektaĵoj, libroj, gazetoj ktp. Estos emfazata kunlaboro inter E-edukcentroj, klerigejoj, universitatoj, ties fakuloj, prizorgantoj, organizantoj kaj la akordigo de jarprogramoj, eventoj, internaciaj projektoj. La teksantoj: Unu el la ĉefprelegantoj estos d-ro sc. Detlev BLANKE. Reprezentantoj kaj prelegantoj estas invititaj el bibliotekoj, arkivoj, muzeoj, E-centroj (momente ĉefe el Eŭropo, sed ni delonge kunlaboras kun la Kulturcentro en Seulo, Sud-Koreio). Post unuaj alvokoj multaj interesiĝantoj esprimis deziron je partopreno en la simpozio kaj en la projekto. La rezulto: La internacia kunlaboro, komuna agado, la sinprezentado en formo de PUNTO signifos, ke la partneroj estos – bone troveblaj kaj utilaj por esperantistoj, – pli videblaj, interesaj, atentokaptaj por la neesperanta publiko, – je helpo unu al la aliaj por reciproka fortigo de profesia agado, – potencialaj projektpartneroj kaj ekstermovadaj subvenci-serĉantoj La teksaĵo PUNTO: Ni planas ekfunkciigi apartan hejmpaĝon por PUNTO: konstrui travideblan prezentejon de E-muzeoj, bibliotekoj, centroj ktp. kaj fakan reton kun forumo por diskuti, alvoki, instigi, kaj por krei novajn, stabilajn partnerecojn. Videblaj fadenoj: La spertoj, la bazo, laŭ kiu ICH en Herzberg am Harz – la E-urbo, alvokas al tiu partnereco kaj internacia kunlaboro estas resumebla jene: – E-o, kiel neŭtrala komunikadlingvo servas la ĝemelurbajn kontaktojn inter Góra kaj Herzberg am Harz laŭ interkonsento ekde 2005 – E-o estas uzata kiel laborlingvo en la Someraj Arbaraj Lernejoj (SALO), organizitaj ĉiujare por ĝemelurbaj E-lernantoj ekde 2006

IPR 11/337

— página 38 del PDF —

– E-ĉambro, ekspoziciejo en la muzeo de la kastelo kaj elektronika gvidsistemo pri la historo de la Welf-dinastio kaj arkitekturo de la 950jara kastelo – E-instruado en bazlernejoj, mezlernejo kaj gimnazio – E-biblioteko, gazetarkivo, kolektaĵo de filmoj en kaj pri Esperanto – pedagogia fakkolektaĵo apartigita en la ICH-biblioteko – libroj kaj informiloj en kaj pri Esperanto, en la urba biblioteko – kursoj por partoprenantoj enlandaj, eksterlandaj, preparo al lingvoekzamenoj – klerigado, pluklerigado de instruantoj kun instruistoj dum studsesioj – oficejo, membroadministrado por ILEI – sidejo de la Asocio de Germanaj E-Instruistoj (AGEI) Partoprenkotizo en TORPEDO-7: 45 EUR, prelegantoj, invititoj, reprezentantoj ricevos rabaton. Detaloj ĉe http://esperanto-urbo.de. Kontakto, aliĝo: Zsófia KÓRÓDY (prezidanto de AGEI, estrarano de ILEI por ekzamenoj kaj edukcentroj) zsofia.korody@esperanto.de, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6., Germanio +49/5521-5983.

Kursaro en la Esperanto-Insulo La Esperanto-Insulo bonvenigas vin al intensa, bunta kursaro en Ĉinujo, kun instruistoj Katalin KOVÁTS, Ron GLOSSOP, Federico GOBBO kaj Dennis KEEFE, kune kun la ĉinaj esperantistoj de Hajnano La pordoj de la bela, vintre-varmeta, suda insulo de Ĉinujo, nomata Hai Nan Dao aŭ Esperanto-Insulo, vaste kaj esperante malfermiĝos en la venontaj monatoj januaro kaj februaro 2012 por bonvenigi vin per intensaj kursoj por novaj lernantoj de Esperanto, per kursoj pri metodiko por instruistoj de E-o, kaj per kursoj je universitata nivelo por spertaj esperantistoj. Detaloj pri la kursaro kaj maniero rapide aliĝi al la tutmonata aranĝo troviĝas ĉe www.esperanto-insulo.info. Dum tiu periodo inter la 11a de januaro kaj la 12a de februaro 2012, por la unua fojo okazos, interalie, kursoj de la tielnomata Universitato de Esperanto, kun kompletaj fak-kursoj de profesoro Ron GLOSSOP el Usono, kaj profesoro Federico GOBBO el Italujo. Tiuj du elstaraj esperantistoj

IPR 11/338

— página 39 del PDF —

gvidos siajn universitatajn kursojn (jam instruatajn angle kaj itale hejmlande) pri temoj kiuj rilatas al paco kaj milito (Alfronti militon), kaj al filozofio kaj informadiko (Filozofio kaj historio de la informadiko). Dum la sama, vintra periodo, ankaŭ d-rino Katalin KOVÁTS gvidos fakan lecionaron pri metodiko kaj la instruado de nia lingvo Esperanto. Tiu kurso por niaj E-instruistoj speciale helpos lerni utiligi multe da diversaj metodoj por efike instrui Esperanton kaj en Azio kaj alikontinente. Finfine, por NE-esperantistoj, por komencantoj, por homoj, kiuj eble konas gramatikon sed NE kapablas flue paroli, okazos unu aŭ du bazkursoj, kiuj estos inter la plej intensaj (kelkaj diras LA plej intensaj) en la 100-jara instruado de Esperanto. Tiu parto, organizita de mi mem, Dennis Keefe, jam proviĝis en Ĉinujo dufoje, kun tre esperigaj rezultoj. En tiuj tre-tre intensaj kursoj, la novaj gelernantoj studos kaj parolos Esperanton la tutan tagon, kun ok horoj de lecionoj, kaj ĉiutagaj hejmtaskoj kaj lingvotestado – parola, skriba, aŭskulta kaj lega. Leciono-horoj nombras pli ol 220 (komparu tiun nombron kun tipa Esperanta kurso, kiu daŭras eble nur 30 aŭ 40 horojn!) Aldone, ni ne izolos la novajn gelernantojn de la spertaj; ili ĉiuj manĝos kune kaj amike ĉe la samaj tabloj, ŝanĝante parol-tablojn de tempo al tempo, por ke ĉiuj interkonatiĝu kun ĉiuj kaj la E-etoso maksimumiĝu. En Ĉinujo, la organizantoj de Esperanto-Insulo inkluzivas: Arko Gong, sekciestro de ILEI-Ĉinujo kaj organizanto de Vintra E-Kursaro (VEK), Trezoro (HUANG Yinbao), sekretario de ILEI, Trigo el Wuhano, Cui el la Universitato de Nankino, Jano el Nankino, Hosemo el Hajnano, Spado el Hajnano, Wu el Hajnano kaj la E-Asocio de Hajnano, la Esperanto-Insulo. Kunlaboras esperantistoj el Pekino, Xiano, Kantono, Nankino kaj aliloke. Dennis KEEFE

Mallonge ILEI aktivis multloke tra la UK En la malfermo de la 96a UK, ILEI ricevis tri minutojn por saluti; zorge skulptita teksto donis maksimumajn informojn pri la nuna stato de la Ligo kaj pri la ĵusaj ILEI-Konferenco (etosplena) kaj simpozio (fake valora). Liga tablo en la Movada

IPR 11/339

— página 40 del PDF —

Foiro kaj ILEI-budo daŭrigis la informadon. Sukcesis la 7-hora Tago de la Lernejo, kun 19 prezentaĵoj pri instruado el ĉiuj kontinentoj kune kun fakaj prezentaĵoj. Ĝis 140 personoj partoprenis la tagon. ILEI intervenis en la komitato de UEA kaj en ĝia subkomitato pri edukado. ILEI aperis en la Esperantologia Konferenco (postefikoj simpoziaj) kaj en la Tago de la Libro (kuneldono de ‘Detala Gramatiko de Esperanto’). La KER-ekzamenoj altiris 47 sukcesintojn, (do la suma nombro preterpasis 500). Evoluigo de la ekzameno por blinduloj okazis dum la UK. Pli ol 50 personoj kunvenis por la kunsido de ILEI, kie prezentis sin la estraro; la nova sekretario konigis detalojn pri nia sekva konferenco en Kunming, Ĉinio.

ILEI-estraranoj en la UK (de maldekstre): Duncan Charters, Zsófia Kóródy, Julián Hernández Angulo, Stefan MacGill, Huang Yinbao Krom la kutimaj informoj, la kunsido aŭdis pri vizio por ILEI, ke ĝi estu pli travidebla kun kreskanta informfluo, pli demokrata per reta voĉdonado, pli tutmonda, pli eksterenrigarda kaj ĉiam pli kunlaborema kun partneraj organizoj. Fine de la kunsido, la Ligo esprimis dankon al ĉiu laboranto, kiu kontribuis al la sukceso de nia konferenco kaj nia tiom aktiva partopreno en la UK.

Disdivido de la taskoj Nia nova sekretario aktive eklaboris inter niaj sekcioj. Li prizorgos la komitaton, voĉdonojn kaj protokolojn kaj ĝeneralan korespondadon. Kontaktu lin pere de <ilei.sekretario@gmail.com>. La membro-administrado restos en Herzberg; por tiurilataj demandoj bv. uzi la novan adreson <ilei.oficejo@gmail.com>.

IPR 11/340

— página 41 del PDF —

Tarifaltigoj La Komitato de ILEI konsentis altigi la membrokotizojn por la Ligo, kaj la abonojn por Juna amiko ekde la unua de januaro 2012. La altigoj gamas inter 8% kaj 25%. Sed, ni akceptos pagojn por 2012 (kaj eĉ 2013) laŭ la nunaj tarifoj ĝis la jarfino. Do, nepre remembriĝu kaj reabonu frue por ĝui la nunajn tarifojn!

ILEI-membreco: – kun papera revuo A-landoj: 20 eŭroj. La prezo altiĝos je 11%. – kun reta revuo A-landoj: 10 eŭroj. La prezo altiĝos je 25% – kun papera revuo B-landoj: 10 eŭroj. La prezo altiĝos je 11%. – kun reta revuo B.landoj: 5 eŭroj. La prezo altiĝos 25%

Abonado de la revuo Juna amiko: – A-lande: 16 eŭroj. La prezo altiĝos je14% – B-lande: 11 eŭroj. La prezo altiĝos je 22% – kvantrabato – A-lande: 13 eŭroj; la prezo altiĝos je 18% – kvantrabato – B-lande: 9 Eŭroj; la prezo altiĝos je 28%

Informoj pri ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Mireille Grosjean (prezidanto), Mónika Molnár (vicprez.), Reza Torabi (sekretario), Karine Arakelian, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis. Kontrola: Ulla Luin, Simon Smits, Rudi Koot. Lerneja: Julián Hernández (gvid.), Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Tieko Isikawa, Marija Jerković, Luigia Madella, Jacqueline Poux, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas (Estrare: Stefan MacGill). Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny (Estrare: Radojica Petrović). Universitata: Duncan Charters (gvid.), Aida Čižikaitė, Renato Corsetti, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat.

Kunlaborantaj institucioj EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi. E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49)55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de.

IPR 11/341

— página 42 del PDF —

FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Stefan MacGill. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Petra Smidéliusz. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto kaj Akomitatano de ILEI ĉe UEA: Stefan MacGill.. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont. UN (Unuiĝintaj Nacioj): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, R. Glossop, L. Biró. UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: François Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR-75019 Paris, francois.lojacomo@wanadoo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@aliceadsl.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60.

Membreco kaj pagado por aliaj servoj Membreco (pagita ĝis la 31a de decembro 2011) kostas 18 EUR en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 9 EUR en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 8 EUR por la A-landoj kaj 4 EUR por la B-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al Julija BATRAKOVA, p/a Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, <persiko@mail.ru>. La pagoj povas okazi pere de la nederlanda ILEI-konto, al la ILEI-konto ĉe UEA aŭ al la sveda konto: * Pagoj al la nederlanda konto de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bv. aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo). * Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku viajn nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo). * Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Swedbank. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT-kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio. * Simpla abono de IPR sen membreco: 18 EUR. Reklamtarifoj por IPR: 180 EUR por plena, 110 EUR por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktejo: NÉMETH József, HU-8531 IHÁSZ, Fő u. 41/5, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-89) 356-050. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <r.moerbeek@kpnmail.nl>.

La nunan numeron ni sendis al la presejo 3 septembro 2011, redaktofino por la sekva numero 15 novembro 2011.

IPR 11/342

— página 43 del PDF —

Manĝovespero dum nia kopenhaga konferenco

Grupo de niaj konferencanoj dum ekskurso en Kopenhago

IPR 11/343

IPR 2011/4

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 41 – trimonata

11/4 Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Anna-Liisa Ali-Simola Monique Arnaud Elisabeth Barbay Jean-Pierre Boulet Steven D. Brewer Ronald Glossop Gong Xiaofeng (Arko) Huang Yinbao (Trezoro) Zsófia Kóródy Katalin Kováts Stefan MacGill Svetlana Mirosnicenko Radojica Petrović Ryszard Rokicki Enikő Zengő Sereghy

Kunming invitas (p.34)

— página 2 del PDF —

ENHAVO Jozefo NÉMETH: Enkonduko………………………………………………………………………….3 HUANG Yinbao (Trezoro): Ni semu en la plej indan lokon ………………………………..4 Stefan MACGILL: Esperanto estos 125-jara – okazo kaptinda! ………………………….6 Svetlana MIROŜNIĈENKO: Formado de scipovoj por la analizo de poeziaĵo …………8 Emu agi teme – pere de aktiviga lernilo (recenzo de Stefan MACGILL) …………….12 ILEI en la Konferenco de UNESKO (Monique ARNAUD, Jean-Pierre BOULET) ….14 Reagoj (Ryszard ROKICKI, Anna-Liisa ALI-SIMOLA) ……………………………………..15 Ronald GLOSSOP: Kial Ĉinio estas fekunda kampo por la instruado de E-o ………20 El la landoj kaj sekcioj (CN, FR, HU, US) ……………………………………………………23 Alvokoj (Katalin KOVÁTS, Zsófia KÓRÓDY, Jannick HUET-SCHUMANN) ……………31 La Unua Komuniko de la 45-a Konferenco de ILEI (GONG X., R. PETROVIĆ) ……34 Aliĝilo por la 45-a Konferenco de ILEI en Kunming, 20-26 julio 2012 ……………..39 Informoj pri ILEI ……………………………………………………………………………………….41

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Stefan MACGILL, Pannónia u. 30.I.6, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel. (+36 1) 349-5207, <stefan.macgill@gmail.com>. Kunordigo, eksteraj rilatoj, regularoj, partneroj, ‘esperanto125’, Juna amiko Vicprez.: Duncan CHARTERS, PO Box 100, Elsah, Illinois 62028-0100, Usono. Tel.(+1)618 3745252, fakso:(+1)618 3745465, <duncan.charters@gmail.com>. Universitata kaj scienca agado/komisiono, instru-teknologia evoluo. Sekretario: HUANG Yinbao (Trezoro), Jingchuan-Xian, Esperanto-box 16800#, Pingliang, Gansu, CN-744300, Ĉinio. Tel. (+86) 18893316800, <ilei.sekretario @gmail.com>, por membro-administrado: <ilei.oficejo@gmail.com>. Estrarano pri financoj: Julija BATRAKOVA, Rusio/Hago, Nederlando. Tel. (+31) 252 515331, <persiko@mail.ru>. Financaj kaj kasistaj aferoj. Estrarano: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (+49) 5521-5983, <zsofia.korody@esperanto.de>. E-centroj, instrukapabligado, ekzamenoj. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. (+381 32) 371053, fakso: (+381 32) 342101, <radojica.petrovic.rs @gmail.com>. Edukprojektoj, konferencoj, informado, terminara komisiono. Estrarano: Julián HERNÁNDEZ ANGULO, Arbol Seco 371B e/Clavel y Santo Tomás, Centro Habana, Ciudad Habana, Tel. (+53) 6404484, <julian@esperanto.co.cu>. Landa agado, komisiono pri lerneja agado. Titolpaĝe: Profesia Artkolegio de Kunming, nia konferencejo en 2012 (vd p.34) Dorskovrile supre: Ronald Glossop en Ĉinio (vd lian prelegon sur p.20); malsupre: vespero por festi dekjariĝon de deklaracio pri kultura diverseco (meze de la foto estas Irina BOKOVA, la ĝenerala direktorino de UNESKO) (vd p.14)

IPR 11/42

— página 3 del PDF —

Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn; AIS2 Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet Sekretario: Aida Čižikaitė, Litovio

Enkonduko Karaj Legantoj, la antaŭan numeron regis la kopenhagaj raportoj kaj la diversaj afrikaj agadoj. Nun ni transiros al Azio, precipe al Ĉinio, kie okazos nia sekva Konferenco. Konforme al tio, la enkondukan artikolon verkis nia nova sekretario, Trezoro (HUANG Yinbao). Por antaŭprepari la konferencon, nia estrarano Radojica PETROVIĆ ĝuste nun estas en Ĉinio (parto de la konferencaj informoj venas rezulte de lia vojaĝo). Ĉinio estas heroldo de la tutmondiĝo, ekzemplo de la malfermo de pluraj aziaj landoj al ILEI. Ĝi estas unu el la ebloj por daŭrigi la kopenhagan universitatan projekton, ĉar la ĉinaj universitatoj prezentas fekundan terenon por ni. Same kiel la tuta lando ĝenerale: vidu la prelegon de Ronald GLOSSOP sur p.20. Krome, ni ne forgesu pri la 125a jubileo de E-o kaj pri la graveco eluzi ĝin. ILEI havas destinon ekspluati sian modestecon, kiu tamen portas la avantaĝon de supleco; ĝi kapablos – kun pli da laborfortoj – ensalti tien, kie ekzemple UEA tro grandus kaj pezus por agadi. La jubileo estas klasika tia kazo, vd. la artikolon de Stefan MACGILL sur p.6. Agrablan legadon, feliĉan novjaron!

1

AdE – Akademio de Esperanto 2 AIS – Akademio Internacia de la Sciencoj, San-Marino

Jozefo NÉMETH, redaktoro

IPR 11/43

— página 4 del PDF —

Ni semu en la plej indan lokon de Trezoro (Huang Yinbao), Ĉinio, sekretario de ILEI Iu eŭropa kongresanino en la 96-a UK demandis min post mia prelego: Kiel eŭropanoj kaj ĉinoj povas facile komunikiĝi unu kun la alia? Nekontentige respondinte ŝin pro tempomanko, mi invitis ŝin al la 45-a ILEIKonferenco en Kunming, Ĉinio, por ne nur aŭskulti, sed ankaŭ persone sperti interkomunikiĝon kun ĉinoj kaj ankaŭ kun konferencanoj el aliaj aziaj landoj. Mi tre ĝojas, ke la ILEI-estraro saĝe elektis la temon por la 45-a konferenco „La arto de komunikado, komunikado de artoj”, kun la slogano „Per artoj al paco”. Mi esperas, ke la konferenco kontentigos ne nur ŝin, sed ankaŭ ĉiujn aliajn konferencanojn. La konferenco okazos en la belega printempa urbo Kunming, kie troviĝas belaj kaj aromaj floroj, abundaj plantoj, lagoj kun brilantaj ondoj, mirindaj ŝton-arbaroj, antikvaj palacoj, temploj, turoj, montoj kaj 6,25 milionoj da loĝantoj el 25 etnoj, kiuj kunvivas en harmonio. Oni aldonas al Kunming la kromnomon ’Printempa Urbo’, ĉar la urbo abundas je plantoj kaj belegaj floroj en ĉiuj sezonoj, kaj oni ne povas facile distingi unu sezonon de la aliaj. Oni ĝuos la agrablan restadon en la konferenca semajno kun temperaturo de ĉirkaŭ 20Ԩ fine de julio. Unuiĝintaj Nacioj raportis, ke la ĉina lingvo estas la plej malfacila lingvo en la mondo. Mi ne trovis mezurmetodon por aprobi la raporton, tamen mi kredas, ke la ĉina lingvo estas multe pli malfacila por neĉinoj. En la konferenca semajno okazos la tradicia universitat-nivela Simpozio, aranĝata kunlabore kun lokaj universitatoj, per kiu oni konstatos, ke la plej inda loko por diskuti lingvan politikon estas Ĉinio. Oni aŭskultos prelegojn de ĉinoj, kiuj malofte ĉeestis internaciajn kunvenojn pri lingva politiko, kaj trovos kunlaborantojn el Ĉinio kaj la cetera Azio por kune antaŭenpuŝi lingvan demokratiecon en la mondo. En Ĉinio ne malmultaj homoj, eĉ famaj anglalingvaj specialistoj plendas pri la deviga instruado de la angla lingvo en ĉiu-nivelaj lernejoj. Iuj

IPR 11/44

— página 5 del PDF —

alvokas, ke la registaro nuligu la nunan politikon pri la deviga anglalingva instruado en ĉiuj lernejoj, de la elementaj ĝis altnivelaj, kaj permesu, ke la lernantoj libere elektu fremdan lingvon kiel sian lernobjekton. Ne nur fremdlandanoj, sed ankaŭ la ĉinaj registaro kaj popolo bone scias, ke la ĉinan lingvon iuj konsideras la plej malfacila en la mondo. Do antaŭ tridek jaroj, celante reformon kaj malfermiĝon, kaj faciligante interfluon inter Ĉinio kaj fremdlandoj, la centra registaro lanĉis la sisteman instruadon de la angla lingvo al ĉiuj lernantoj. Do ĉiuj lernantoj devas lerni la anglan lingvon. Element-lernejanoj, kiuj ne akiras bonajn poentojn en la ekzameno pri la angla lingvo, ne povas registri sin en bonajn mezlernejojn, kaj mezlernejanoj, kiuj akiras malmultajn poentojn en ekzameno pri la angla lingvo, ne rajtas eniri en bonajn universitatojn. Se iuj studentoj ne atingas sufiĉan nivelon de la angla lingvo, ili ne povas ricevi oficialan diplomon, kaj poste ne povas fariĝi oficistoj en ŝtataj oficejoj. Kaj eĉ ŝtataj oficistoj, instruistoj, kuracistoj de tradicia ĉina medicino kaj aliaj oficistoj, kiuj dumvive neniam uzas, nek uzos la anglan, devas trapasi ekzamenon de la angla lingvo. Laŭ la registara politiko, ĉinaj junuloj devas lerni la anglan lingvon ĉirkaŭ 18 jarojn ĝis diplomiĝo en universitato. Sed post la diplomiĝo 99% el ili finfine forlasas la lingvon kaj neniam uzas ĝin, malgraŭ la fakto, ke ili elspezis multe da mono kaj energio kaj pasigis 18 jarojn en sia juneco por ĝin lerni. Fakte ili ne plene posedas la anglan post 18-jara lernado. Kvankam iuj diras, ke ĝi estas la plej facila natura lingvo, tamen ĝi estas ankoraŭ ege malfacila por ĉinoj. Mia filino, talenta kaj diligenta studentino, post diplomiĝo en la anglalingva fakultato de bona universitato eĉ ne povas tiel flue paroli angle kiel ŝi parolas E-e post duonjara lernado de E-o. Iuj eĉ plendas, ke la angla lingvo „perfortas” ĉinojn, kaj ke la angla lingvo baras sukcesajn vojojn de multaj talentaj ĉinaj studentoj. La konferencanoj aŭdos koncernajn prelegojn, kiuj vekos vian atenton rilate al la lingva politiko de Ĉinio. La konferenco havos kursojn, demonstro-lecionojn, forumojn, prezenton de la edukaj sistemoj en diversaj landoj, kaj diskuteblajn prelegojn pri pedagogio, metodiko, esperantologio, spertoj, kaj pri E-eventoj ekz. Universitato de E-o en la Esperanta Insulo. Paralele kun ĉi tio, la 2-a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA) okazos en la sama loko, kaj la tradicia programo Lingva Festivalo abundos je pli da aziaj partoprenantoj. Spertuloj instruos al interesiĝantoj „la plej malfacilan” IPR 11/45

— página 6 del PDF —

lingvon per nia plej facila lingvo. Ni ankaŭ havos laborajn kunsidojn por elekti novan estraron. La Profesia Arta Kolegio de Kunming, gastiganto de nia konferenco, jam komencis instrui Esperanton al siaj studentoj, kaj prezentos al ni la Nacian Vesperon en E-o kaj programerojn al la Internacia Vespero. En la tradica Interkona Frandvespero ni ĝuos bongustajn manĝaĵojn ĉinstilajn, kaj ankaŭ frandaĵoj el aliaj mondopartoj estos bonvenaj. Dum la restado en Kunming, la malalta loĝkosto inkluzivos ĉiujn manĝojn. Post la konferenco oni povos busveturi nur 6 horojn al la vjetnama urbo Laocai ĉe la landlimo, survoje al Hanojo. Tamen ni ŝatos transformi tion en tuttagan ekskurson kun dumvojaj lunĉo kaj vizitoj al preterpasataj vidindaĵoj. Oni povos ĝui gajan kantadon kaj belajn pejzaĝojn survoje. Ni litvagonare plu veturos nokte kaj ĝuos tagiĝan sunradion en Hanojo. Anstataŭe, oni povas elekti ankaŭ rapidan flugon al Hanojo de Kunming. Pliaj detaloj legeblos en la konferencaj paĝoj de ilei.info. Vi komunikiĝos en la Semajno ne nur kun freŝaj novebakitoj, sed ankaŭ kun viglaj, lernemaj, scivolemaj kaj junaj vizaĝoj, kiuj certe pli multos ol tiuj en Kopenhago. Junuloj, kiel la suno en mateno, estas niaj esperoj. Viaj partopreno, prelego, demonstrado, kuraĝigo kaj parolo pri viaj spertoj certe vigligos kaj entuziasmigos la junulojn el Azio. Ni semu la facilan lingvon E-o inter ĉinoj, kiuj suferas, laŭ iuj, la plej malfacilan lingvon en la mondo. (Dankon pro la modifoj al s-roj Radojica Petrović, Ma Youngtae, Vejdo, Optimisto kaj Trigo)

Esperanto estos 125-jara – okazo kaptinda! En la 26-a de julio 2012, ni festos la 125-jaran jubileon de la apero de la Unua Libro de Esperanto. Ekspluatinda okazo – kaj por varbado, kaj por kursdonado. ILEI ekde septembro 2010 prenis gvidan rolon en tio – vidu la revuon Esperanto de aprilo 2011. ILEI strebas nun transdoni la organizan flankon de la projekto al alia, por koncentri siajn magrajn fortojn al la pedagogiaj ebloj. Ni kompilas kaj akceptigas malgrandan internacian liverteamon por kunordigi la landajn agadojn. Ĝia nuna konsisto inkluzivas reprezentantojn

IPR 11/46

— página 7 del PDF —

el tri kontinentoj – kaj de ILEI. La teamo komencas arigi raportojn de landaj planoj – ekzistas projektoj, komisiito aŭ prepargrupo en pluraj landoj – i.a. Britio, Ĉeĥio, Germanio, Hispanio, Italio, Japanio, Korea Respubliko, Kubo kaj Rumanio. Sendube ankaŭ en pliaj. La teamo diskonigos plie landajn planojn, kaj pretigos konsilarojn pri la ebloj konigi la jubileon kaj proponi kursojn. Espereble, ĝis vi legos ĉi tion, la internacia teamo estos kompilita kaj aganta. La ideo de ILEI estas proponi kursojn, el kiuj iuj povus havi 125 partojn (etapojn) – plenumeblajn rete tra la 125 tagoj antaŭ la jubileo, do inter la 23-a de marto kaj la 26-a de julio. Tiucele ILEI laboras por krei tian kurson. Tiu kurso estos nur cel-lingva kaj memklariga. Ĝi uzos ĝismaksimume situaciojn kun realismaj, praktike uzeblaj frazoj. La situacioj estos konvenaj kaj allogaj por la celatoj – junuloj en komputika kaj konektita mondo. Tamen la kurso konvenos al homoj de ajna aĝo (ekde la 10-jaraj!). Por la kurso estas kreata originala didaktika ŝtuparo, bazita sur la unikaj kvalitoj kaj bezonoj de la lingvo. Sekve, ĝi estos tre verbo-centra kun atento al la transitiveco de la verboj. Ni ne timos prezenti eksplicite gramatikon – sed en alloga maniero, kiu ne regos super la situacioj. La gramatikaj klarigoj uzos nur tiajn lingvajn elementojn, kiuj estas jam prezentitaj – granda defio en la komencaj etapoj! La situacioj fariĝos ĉiam pli variaj, transkulturaj kaj inkluzivos erojn pri la Esperanta vivo mem. La kurso devos inkluzivi son- kaj film-materialon – pri tio ni serĉas kunlaborantojn, ankaŭ por la taskego transformi la materialon al la HTMLformato. La bildo sur la sekva paĝo montras specimenon de la planata aspekto de la kurso. Lumbilda prezento laŭpete liverata (PPT-formato, 400 KB) skizas la principojn kaj enhavon de la unuaj sepdek etapoj de la kurso. Sekcioj de ILEI povos ludi aktivan rolon en la jubileo. Ni delonge dissendis peton al la Landaj Asocioj de UEA kaj Sekcioj de ILEI, ke ili nomumu reprezentanton por peri informojn inter la nacia kaj internacia niveloj. La pli fortaj sekcioj povos starigi projektan teamon por prepari laboron, eventuale kunlabore kun similaj landaj teamoj en la Landa Asocio. Agadterenoj inkluzivas kontaktadon kun ĵurnalistoj, starigon de reklamkampanjoj, trarigardon de ekzistantaj kursoj, uzeblaj en ligo kun la jubileo, kaj esploron kiel la internacia kurso de ILEI estu uzebla enlande. Ni fidas kaj laboregas, por ke, ĝis vi legos ĉi tion, ekzistu internaciaj retejoj pri la jubileaj preparoj, kaj kun la konkreta kurso-materialo.

IPR 11/47

— página 8 del PDF —

Stefan MACGILL, prezidanto de ILEI

Formado de scipovoj por la analizo de poeziaĵo de Svetlana MIROŜNIĈENKO (Sankt-Peterburgo, Rusio) Laboro kun poeziaĵoj estas fruktodona por lernado de fremda lingvo. La laboro kun literatura teksto estas entenata en kompreno de ĝia senco. Por kompreni la sencon oni nepre devas analizi la tekston: leksiko, sintakso kaj fonetika aspekto. La analizo enkorpigas ankaŭ eltiron de multaj informoj el la teksto. Mi proponas rimedon ellaboritan dum mia instrua laboro. Temas pri formado de scipovoj dum la analizo, dume lernantoj alproksimiĝas al la kompreno de literaturaĵo, ekz. de la verkaĵo de Raymond SCHWARTZ (remon’ ŝvarc’) „Nigra tago”.

IPR 11/48

— página 9 del PDF —

La poeziaĵo estas fenomeno literatura kaj lingva. Fakte, oni povas utiligi multajn specojn de analizo, por atingi la plej gravan celon de la analizo: kompreni la literaturan tekston. La scipovoj dependos de la tipoj de analizo: literatura, lingva. Mi proponas utiligi miksitan analizon, kiu enhavos plurajn analizospecojn. Do tiamaniere ĉiuj partoj de la poeziaĵo estos analizotaj. Uzante literaturan analizon oni atentigas la titolon, la komencon, la finon kaj epigrafon (se ĝi estas), kiu ludas gravan rolon en la analizo, ĉar ĝi permesas evoluigi la scipovon por anticipi la enhavon de poezia teksto kaj permesas trovi la ĝeneralajn ideojn de la poeziaĵo: trovi la personojn de la teksto, trovi la temon de la teksto, trovi ŝanĝojn en la konduto de la personaĵoj, trovi problemojn en la teksto, ligi la eventojn de la poeziaĵo kun realaj faktoj, trovi la faktajn informojn kaj kaŝitajn informojn, trovi informojn, kiuj koncernas politikon, geografion, historion, trovi informojn koncerne la vivkondiĉojn, okupojn de la herooj. Uzante lingvistikan analizon oni povas paroli pri la leksiko kaj gramatiko de la teksto evoluigante lingvistikajn scipovojn. Temas pri tio, ke por formi la scipovojn oni devas:trovi stilistikajn metodojn, klarigi la uzon de la metodoj, trovi aludojn, trovi vortojn kiel ŝlosilon, trovi konceptojn, trovi konektvortojn por logike konstrui sian propran tekston post la legado kaj la analizo de la teksto. Do, oni povas evoluigi multajn scipovojn ĉe la gelernantoj por malkovri en la verkaĵo la konceptan bildon, lingvan bildon kaj belartan bildon de la mondo. En antologio de E-verkaĵoj oni povas trovi la tekston de tre simpatia poeziaĵo de Raymond SCHWARTZ „Nigra tago”1 kaj infomojn pri la aŭtoro. Mi proponas al la atento de geinstruistoj skemon de la analizo de la verkaĵo: 1. Titolo – „NIGRA TAGO”; 2. Anticipo – tago de unu heroo plena de malbonaĵoj; 3. Personoj – familio, kolegoj de la heroo, esperantistaro, amiko, hundo; 4. Protagonisto – viro; 5. Evoluo de la protagonisto – malfeliĉa homo matene – la situacio ŝanĝiĝos en bonan flankon morgaŭ; 1

Vd. ekz. ĉe: http://www.steloj.de/esperanto/butiko/nigratago.html – NdlR

IPR 11/49

— página 10 del PDF —

6. Temo (situacio) – unu tago el la vivo de unu viro; 7. Problemo – personaj rilatoj; 8. Ideo – ĉio okazas kaj forpasas kaj la feliĉo revenos. Mi donas nur parton de la literatura analizo en rezulto, pere de kiu ni povas priskribi la historion de la heroo: La viro havas sian propran familion. Li laboras. La viro ne estas riĉa. Ne ĉio glatas en la vivo. Ni ekscias pri okupoj de la heroo: li ŝatas E-on kaj vizitas E-klubon. Sed en la vivo de ĉiuj homoj okazas de tempo al tempo malfacilaĵoj kaj malbonaĵoj. Ĉiuj konkludoj devas esti certe argumentitaj. Por larĝigi la vortaron de gelernantoj oni devas analizi la lingvan aspekton de la verkaĵo. Atentigu la gramatikaĵojn, leksikon, stilistikajn figurojn. Parolante pri stilistikaj figuroj oni povas paroli, ekzemple, pri la titolo de la verkaĵo, kiu estas frazeologiaĵo. Mi pensas, ke en multaj lingvoj estas la sama esprimo: pro tio ĝi estas komprenebla tuj. La aŭtoro uzas tiajn stilistikajn ilojn kiel: komparo, metaforo. Ekzemple: en la verkaĵo estas uzata komparo: „okazi povas, ke kelkfoje – kvazaŭ vi portus sarkofagon”. Oni devas atentigi, ke en la poezio vortoj povas akiri aliajn signifojn ol ili havas ordinare. Do, „sarkofago” ricevas la sencon de „ŝarĝo”. „Ĝi estis brula kiel lafo”. Ankaŭ tio estas komparo, kiu montras, ke la kafo estis ege varma. Oni povas trovi metaforon: „iom… da kafo… kuirita en infer’”. „Infero” estas vorto, kiu montras al ni la situacion plen-plena de malfeliĉoj kaj plagoj, en kiu ni vidas nian heroon. Ni kompatas lin. En la verkaĵo oni povas trovi multajn leksikajn kampojn. Ekzemple, por la kampo „familio” oni povas trovi la vortojn: „filo”, „edzino”, „bubo”, „hejmo” ktp. Por la kampo „laboro” oni povas trovi la vortojn: „oficejo”, „ĉefo”, „kolegoj”, „kontolibro”. Por la kampo „Esperanto” oni povas trovi la vortojn: „ klubo”, „kasisto”, „gazeto”, „artikolo”, „kotizo” ktp. Por la kampo „tago” oni povas trovi la vortojn: „mateno”, „horo”, „razi”, „malŝpari tempon”, „spito”, „ trinki”, „kuiri”, „forkuri”, „vesti”, „travivi”, „gratuli”, „akcepti”, „spiri”, „krii” ktp. Oni povas labori kun sinonimoj, antonimoj, parafrazoj ktp. Estas bonega eblo formi novajn vortojn uzante vortojn el la poeziaĵo aldonante prefiksojn kaj sufiksojn al la radikoj de la vortoj. Ekzemple, „komenci”, „komenciĝi” ktp. En la poezio estas multaj ekzemploj por montri kiamaniere oni povas formi novajn vortojn uzante kunmetadon. IPR 11/410

— página 11 del PDF —

Estas multaj ekzemploj pri verbaj tempoj kaj modoj. Ekzemple, se temas pri la kondicionala modo: „kvazaŭ vi portus sarkofagon”. Se temas pri estanta tempo: „vi rampas tra la viv’ senĝoje”. Se temas pri estinta tempo, oni povas trovi en abundo multajn ekzemplojn: „vi havis premon de ciklono”, „vi volis spiri”, „vi kuris” ktp. Oni povas trovi ekzemplojn ankaŭ de la estonta tempo: „vi trinkos iom nun da kafo” ktp. En la verkaĵo la aŭtoro uzas ĉiam la pronomon „vi”, kiu permesas al ni senti nin surloke de nia heroo kaj pli bone lin kompreni. Certe por ke la gelernantoj atingu bonegajn rezultojn kaj posedu pli bone la leksikon kaj gramatikon, instruistoj devas ellabori multajn ekzercojn. Do, la lingvaj rimedoj helpas al la aŭtoro krei mondon, kiu tre similas la nian, malgraŭ, ke ĝi verdire estas artefarita. En la verkaĵo oni povas trovi ankaŭ nekonatajn nomojn. Por kompreni la verkaĵon pli bone oni povas fari historian komenton pri tiuj personoj aŭ geografiaj kaj historiaj lokoj. Por atingi bonajn rezultojn en la kompreno de la senco la gelernantoj devas trovi informojn laborante per enciklopedioj, vortaroj, en la reto. Tiamaniere eblas interpreti verkaĵojn. Dume oni devas eltiri ne nur la enhavon sed kompreni la sencon de la literaturaĵo malkovrante la lingvan, konceptan kaj belartan bildojn de la poeziaĵo, el kiuj konsistas la mondlingva bildo. Ĝi spegulas la pensmanieron de la aŭtoro kiel reprezentanto de tiu ĉi bildo. La analizo helpas atentigi detalojn kaj formi specialajn scipovojn por kompreni pli bone la tekston, por ke la gelernantoj scipovu ne nur traduki, sed posedante leksikon, gramatikaĵojn ktp. ili povu krei siajn proprajn tekstojn surbaze de poeziaĵo kaj konatiĝi kun parto de la monda kulturo. Bibliografio: 1. Andreev A.N. Celostnij analiz literaturnogo proizvedenia. Mn.MMcentr., 1995. 144 p. 2. Arnold I.V.Stilistika. Anglijskij jazik. M., Flinta: Nauka, 2002. 384 p. 3. Vereshagin V.V., Kostomarov V.G. Lingvostrnovedtcheskaja teoria slova. – M.: Ruskij jazik, 1980. 320 p. 4. Galskova N.D. Sovremenaja metodika obutchenia inostrnim jazikam. M., ARKTI, 2004. 192 p.

IPR 11/411

— página 12 del PDF —

Emu agi teme – pere de aktiviga lernilo (recenzo de Stefan MACGILL) Temagemo; Lernolibro por progresantoj. Felszeghy Judit. 26cm. 154 p. Eld. Hans-Gerd Müller2, Nordenham, 2010. Prezo ĉe la eldonisto: €14 (po €12 por 4 aŭ pli) kun sendokostoj aldonendaj. Jen pure Esperantlingva lernilo por personoj dezirantaj profundigi sian lingvo-konon (ekzemple havante la nivelon B2 kaj strebante al C1, laŭ la referenckadraj mezuroj). Kiel diveneblas el la titolo, la verko estas tembazita; la dek tri ĉapitroj de la libro ĉiuj esploras unu temon aŭ temgrupon. Kiel diveneblas de la nomo de la aŭtoro, la verko naskiĝis en Hungario, kie kursoj superrege havas mision pretigi studentojn por la ŝtataj lingvaj ekzamenoj. Tiuj estas teme kaj fake bazitaj, sekve ankaŭ ĉi tiu lernilo. Detala enhavtabelo librokomence donas trarigardon pri la temoj kaj subtemoj traktotaj: Hejmo, Festotagoj, Vetero, Lernado, Laboro, Loĝloko, Manĝado, Komerco, Sana vivo, Trafiko, Vojaĝado, Kulturo kaj Ŝatokupoj kaj la Esperanta vivo. Enkondukas ĉiun ĉapitron cerbmapa vortdiagramo, prezentante la renkontotajn sub-temojn. Poste, la legantoj ricevas praktikajn taskojn, paroligajn ekzercojn, invitojn por rol-ludado, dialogado aŭ libera konversacio. Pliaj taskoj estas la priskribo de bildoj, verkado de eseoj kaj leteroj, kompreno de legitaj tekstoj, solvo de lingvaj testoj ktp. Ne eblas pli bone resumi la proponon ol citi el ĝia prezentado en edukado.net: „La buntan gamon de la lingva korpuso la aŭtoro prilaborigas al la studantoj helpe de variaj kaj realismaj demandoj, aktivigaj taskoj kaj ekzercoj, tiel la lernado fariĝas praktika kaj komunikcentra, kaj ne eksmoda kaj lernolibreca memcela enparkerigo de leksikaj unuoj kaj frazoj. Judit lerte enŝovas lingvaĵojn, kiuj helpas al la studantoj en la esprimo de siaj komunikbezonoj kaj parolintencoj, kaj akirigas utilan kaj praktike uzeblan vortprovizon.” Aperas aŭtentikaj materialoj – artikoloj ĉefe el revuoj kiel Monato, Kontakto kaj Juna amiko kaj popularaj retpaĝoj. Troveblas ankaŭ 2

h_g_m@gmx.de

IPR 11/412

— página 13 del PDF —

specimenoj de originala literaturo, prozo kaj dramoj, tekstoj de aliaj lernolibroj (Gubbins, Kolker k.a.), aŭtentikaj leteroj, realaj anoncoj, retaĵoj kaj reklamiloj. De progresantoj oni rajtas supozi regon de la gramatiko, sed en ĉiu leciono ĝis la duono de la libro, pluraj paĝoj evoluigas gramatikajn lertojn kaj konojn, traktante tiklajn punktojn de la gramatiko, falsajn amikojn kaj pliajn kaptilojn. La verko estas uzebla por memstudado, sed ĝia valoro estas plej plene ekspluatebla en grupa uzo, kun viva interparolado kaj la aldono de grupdinamiko. Solvoj de la taskoj kaj ekzercoj ne troveblas en la libro; jen plia kialo por dumkursa uzado. Entute, la verko meritas la nomon de Temagemo. Unuflanke, studanto kaptas la emon aktive agi ĉirkaŭ temoj, aliflanke, ĝia bunteco kaj vario impresas kiel gemo. Tema gemo. Ĝi estas efektive juvela verko, kiu povas ludi tre pozitivan rolon en niaj kursoj.

Jen unu el pluraj ilustraĵoj el la libro, plenumitaj de la aŭtoro mem – kies rubriko kaj bildoj regule aperas en Juna amiko. Eblas imagi la situacion, cetere tre aktualan en la nuna ekonomia klimato. La verko havas kelkajn paĝojn kun plenkoloraj bildoj.

IPR 11/413

— página 14 del PDF —

Raporto por ILEI rilate la 36-an Ĝeneralan Konferencon de UNESKO en Parizo 25 – 31 de oktobro 2011 Kiam Monique ARNAUD, Jean-Pierre BOULET kaj Veronika POÓR, reprezentontoj de ILEI ĉe UNESKO, alvenis la 25-an de oktobro 2011 al la sidejo de UNESKO, la rajtigiloj jam estis pretaj. Tamen ILEI oficiale estis akceptita kiel observanto por la 36-a Ĝenerala Konferenco nur dum la konferenco mem, per unuanima voĉdonado por akcepto de la rekomendo 36C/13 en kiu ILEI aperis en favora pozicio (tamen okaze de la Ĝenerala Konferenco, oni ne menciis la nomojn de la asocioj proponitaj en tiu 36C/13).

Surfote (de dekstre): Monique ARNAUD kaj Jean-Pierre BOULET kun Amaal, reprezentantino de la Ĝenerala Federacio de Arabaj Virinoj ĉe UNESKO

IPR 11/414

— página 15 del PDF —

La reprezentantoj multmaniere agadis: alparoloj al oficialaj reprezentantoj de ŝtataj delegacioj kun disdono de dokumentoj, kontaktoj kun diversaj rangaj oficialuloj de UNESKO ktp. Monique ARNAUD intervenis menciante plurfoje E-on, okaze de renkonto kun afrikaj ministroj pri edukado pro apero de kleriga serio de libroj por afrikaj infanoj „Bouba et Zaza”. Jean-Pierre BOULET parolis kun unu direktoro de la eldonejo kaj kun ĝia ĝenerala prezidanto, kiu deziris konservi la jam ricevitan libreton de ILEI: „Rakonto pri tarofolio”. La plej interesa renkontiĝo okazis kun du reprezentantoj kaj la ministro pri edukado de Vanuatuo (unu ŝtato egalas unu voĉon konsekvence en UNESKO; por voĉdonado, Vanuatu egalas Ĉinion). Tiu ministro proponis, ke E-o fariĝu ero de la senmateriala heredaĵo de UNESKO. Eks-vicdirektoro, nun ambasadoro de Laoso apud UNESKO, okaze de posta renkontiĝo konfirmis, ke tio estas bona ideo (li lasis sian vizitkarton, kaze ke ni bezonos lian helpon). Dum la 138 aŭskultitaj paroladoj, 25 fojojn okazis, ke ŝtata reprezentanto montris sian intereson pri diverseco de lingvoj kaj kulturoj, dum sia maksimuma 6-minuta parolado. Ni entute kontaktis 22 delegaciojn dum unu semajno, kaj Renée TRIOLLE (UEA) samtempe kontaktis pli da delegacioj. (Reprezentantino de alia neregistara organizo invitis Monique kaj Jean-Pierre ĉe si – invito, kiun ni plezure akceptis.) Por la posta parto de la Konferenco, Veronika POÓR kaj François LO JACOMO transprenis la torĉon por reprezenti nian Ligon. Raportis: Monique ARNAUD kaj Jean-Pierre BOULET

Reagoj Semantika strukturado – ĉu helpe de gramatiko? En IPR 2011/1, mi legis interesan artikolon de Michel DUC GONINAZ, kiu tuŝas la problemon de iom specifa rilato inter leksikologio kaj lingvoscienco en la E-a movado. M. DUC GONINAZ kritikas la fakton, ke multaj lernolibraj aŭtoroj kredigas al siaj lernantoj, ke la leksiko estas „logike”

IPR 11/415

— página 16 del PDF —

kodigebla, dum tio ne povas signifi, ke …„la kunmetitaj elementoj liveras la sencon de kunmetaĵo, kiu estas tre ofte arbitra kaj konvencia”… donante ekzemplojn de t.n „Esperantaj idiotismoj” aŭ „esperantismoj” kiel: kamparo, terpomo, vortaro, vagonaro ktp. kies sencon lernanto devas lerni des pli, ke en multaj lingvoj temas ankaŭ pri apartaj radikoj. Samloke siajn batojn ricevas ankaŭ adeptoj de la gramatika karaktero de la Esperantaj radikoj. Kiam oni ne estas sperta leksikologo, estas malfacile argumenti pere de empiriaj faktoj kontraŭ ideoj prezentitaj de prilingva fakulo. Tamen, prezentante la vidpunkton de fremdlingva instruisto kaj ankaŭ siatempa lernanto de Esperanto, mi obĵetas kontraŭ kelko: Unue. La citaĵo de Edmond PRIVAT: „kiam oni diras mirinda, oni ne pensas pri miri”. Jes, eble prava la konstato, sed estas tre verŝajne, ke kiam E. Privat lernis tiun vorton, li ligis ĝin (eĉ se subkonscie) kun la signifo de miri. Derivaĵoj kiel lernejo, vagonaro, kamparo, arbaro ktp havas kiel ĉiuj lingvaj signoj arbitran signifon, sed NEkontesteble estas, ke la lernanto pli facile alproprigas tiun signifon en la lernoprocezo se li povas asocii ĝin kun ia signifoligo de: lerni, vagono, kampo kaj respektive arbo. Verŝajne danke al tiu-tipaj asocioj I. SZERDAHELYI kaj H. FRANK ricevis favorajn al E-o rezultojn de siaj lingvoinstruaj eksperimentoj. Kaj inverse: por multaj esperantistoj, vortoj kunmetitaj kiel ekz. matenmanĝo ne perceptiĝas kiel kunmetaĵoj, sed kiel semantike unueca nocio. Tamen mi supozas, ke ekzistaj tiaj – ĉefe komencantoj, kiuj perceptas ĝin kiel vorton konsistantan el du nocioj [mateno] + [manĝo]. Se mi sia-tempe estus povinta akcepti la inviton al kunlaboro, mi certe pledus meti la difinon de terpomo ne enkadre de la kapvorto pomo, sed post terpeno ĉar (se entute) ĝi asociiĝas kun kunmetaĵo de tero kaj pomo nur ĉe tiuj esperantistoj, kiuj havas analogan kunmetaĵon en sia etna lingvo. La formon terpomo oni kompreneble devas analizi kaj priskribi diakrone kiel kunmetaĵon, sed el nuntempa vidpunkto, tre verŝajne, jam ne plu. Due. Legante la artikolon oni povas ekhavi la impreson, ke la aŭtoro ne havas altan respekton al la gramatikistoj, kiuj sia-tempe ellaboris la teorion pri la gramatika karaktero de la radikoj. Artikolfine li (plene prave) skribas: …„Nur la semantiko, ne la gramatiko … decidas, ke Uson apartenas al alia kategorio, ol rus, same, kiel komb apartenas al alia kategorio ol bros”…. Iom alie la problemon ĉi-teme prezentas la usona lingvisto Ken MINER3 kaj 3

http://lingvakritiko.com/2008/12/30/noto-pri-la-neceso-de-signifaj-gheneraligoj/

IPR 11/416

— página 17 del PDF —

ŝajnas lin subteni ankaŭ la aŭtoro de PMEG (por ne paroli pri PAG). Inter la argumentoj de la adeptoj de la gramatika karaktero almenaŭ unu estas rimarkinda: …„radika kategorieco samtempe klarigas plurajn fenomenojn; ĝi konformas al la principo de priskriba ekonomio – valida (kaj elementa) principo, kiu gvidas al signifaj ĝeneraligoj, sen kiuj ne eblas scienco”….4 Tiun argumenton de lingvisto-gramatikisto estas malfacile dementi, eĉ se oni estas lingvisto-leksikologo kun multaj spertoj pri la tre arbitra kaj konvencia Esperanta leksiko kaj ties vortfara sistemo. Kaj jen aperas nova dilemo pri la gramatika karaktero de Esperantaj radikoj: …„kial tiel simpla kaj evidenta teorio vekas malŝaton de inteligentaj homoj”5… Finfine estas ni – la instruistoj, kiuj uzos la laborrezultojn de vortaristoj kaj gramatikistoj. Se ili kverelas aŭ draste kontraŭstaras anstataŭ kunlabori, la servoj, kiujn ili liveros pere de ni al la lernantoj, ne estos kontentigaj kaj ne faciligos al ni nian laboron. Instruistoj bezonas teorian kaj praktikan subtenon kaj de lingvistoj-leksikologoj kaj de lingvistoj-gramatikistoj. Ambaŭ fakuloj esploras, analizas kaj priskribas la saman lingvon. La diferenco inter la du fakoj kuŝas nur en tio, ke leksikologoj priskribas kaj registras en vortaro ĉiujn unuopajn formojn de la lingvo, dum gramatikistoj priskribas kaj registras pli aŭ malpli grandajn kategoriojn de ili. Vortaristoj, en praktiko, ofte profitas el la laboro de gramatikistoj kaj ne registras ekz. ĉiujn fleksiajn formojn de la vorto, sed nur ties plej reprezentajn, ekz. nur nominativon ĉe substantivoj kaj adjektivoj (ĉar pri akuzativo estas informoj en la gramatiko), nur infinitivon ĉe verboj (ĉar pri la ceteraj verboformoj informas la gramatiko) k.s. Kial la vortaristoj de la E-movado ne aplikas en sia laboro la intelektaĵon, kiu troviĝas en multaj verkoj pri vortfarado surbaze de la gramatikokaraktera teorio, liveratan jam ekde unu jarcento? Efektive, estas malfacile trovi Esperantan vortaron, en kiu la aŭtoroj iel sekvus la teorion pri la gramatika karaktero de la radikoj. Eble jes… unu tian mi ja havas – ĝi estas la Fundamenta Vortaro de L.L. Zamenhof! – Li tradukis nudajn radikojn, ne leksemojn, sed tiu-tempe la teorio ankoraŭ eĉ ne bebis.

4 5

Samloke. Citita laŭ Marc BAVANT, samloke.

IPR 11/417

— página 18 del PDF —

La sola respondo al la dilemo formulita de M. BAVANT estas konstati, ke la gramatikokategoria teorio iel ne taŭgas kiel instrumento, kiun volonte aplikas leksikologoj en siaj vortaristaj laboroj. Ĝi certe klarigas multon (al tiuj, kiuj ĝin komprenas), sed verŝajne tro malmulte por trovi praktikan aplikon. K. Miner, pledante por la gramatika kategorieco de radikoj, allasas samtempe ties „similfunkcian ekvivalenton” sen doni detalojn pri ĝi. Mi povas facile imagi, ke ekzistas trajtoj, laŭ kiuj eblas grupigi la radikojn en diversajn kategoriojn kaj ke radikoj apartenantaj al unu kategorio kondutas en tekstoj laŭ iaj, por ili karakterizaj paradigmoj – tiel kondutas lingvaj elementoj ĉie en la mondo. Do certe ankaŭ en E-o. La demando restas, ĉu kaj kiam ni sukcesos adekvate priskribi la funkciadon de morfemoj aŭ nur radikoj en la lingva sistemo de E-o? Ĉu povas okazi, ke tiu tasko estas lingvistike tro komplika kaj kvante tro giganta por nia Movado por ĝin efektivigi? Dum la lastaj jaroj oni povas legi pri provoj adapti la lingvistikan modelon de CROFT al niaj celoj6. Sed verŝajne ankaŭ tio vekos polemikon, ĉar ekz. sekvante tiun modelon, oni ne povas formuli frazojn kiel: Manjo estas pli graveda ol Elizabeta, aŭ Jörg estas pli germana ol rusa; dum mi facile imagas situaciojn, en kiuj tiuj frazoj estas ne nur plene pravigeblaj, sed la sole ĝustaj el komunika vidpunkto. Samtempe kreiĝas ankaŭ t.n. vortbazita teorio, laŭ kiuj radikoj ne rolas en la derivado kaj (se mi bone komprenis) novaj vortoj kreiĝas aŭ estas derivataj ne de radikoj, sed de aliaj (jam ekzistantaj) vortoj. Laste, sed ne balaste formuliĝis nova, eble ekvivalenta al la antaŭa, teorio pri la sintaksa genro de Esperantaj radikoj7. Ĝia (mal)avantaĝo estas, ke ĝi ne klarigas multajn fenomenojn kiel la gramatikokaraktera, sed nur unu, tamen profunde kaj senkontraŭdire. Ĉu tiu teorio (aŭ alia) trovos aplikon en leksikaj kaj gramatikaj manlibroj kaj ĉu ĝi fariĝos ekvivalento de la eksmodiĝanta gramatika kategorieco, montros la praktiko. Ryszard ROKICKI, Michałowice (PL), en aprilo 2011 6

K. Miner, Croft-Modelo por la Esperanta radiko-kategorieco, En: http://www.sunflower.com/\~miner/CROFT\_package/croft.html 7 R. Rokicki, Sintaksa genro de esperantaj radikoj, En: Abunda fonto, Memorlibro omaĝe al Prof. Istvan Szerdahelyi (red. I. Koutny). Poznań, 2009.

IPR 11/418

— página 19 del PDF —

Esperanto bezonas reklamadon Kiel informi la publikon pri nia bela kaj praktika lingvo internacia? Certe plej efikas la reklamado. Por ke la reklamo aperu en iu gazeto, ĵurnalisto devas akcepti ĝin kaj supozi, ke ĝi interesos la legantaron. La 15-an de decembro 2010 en granda franca gazeto estis tutpaĝa Ereklamo. Se mi ĝuste komprenis la kritikon en IPR 2011/1, tiu reklamo ne kontentigis s-ron Michel DUC GONINAZ. En kazo de reklamo, eĉ se ĝi estas tutpaĝa, oni havas tamen relative malgrandan spacon por prezenti kiel eble plej multflankan bildon pri la lingvo, pri la vortkonstruado ktp. La celo estas allogi legantojn por lerni Esperanton. En la kursoj oni lernas la ĝustan uzon de „mal”-vorto, per kiu, ekz-e, de pozitiva verbo „ami” oni formas la negativan „malami”. „Mal”-vorto estas do „magiaĵo”, kiu duobligas la kvanton de la jam lernitaj verboj. Same, de la pozitivaj adjektivoj, per „mal”, formiĝas la negativaj, kiel ekz. de la vorto „varma” venas „malvarma”. Vortojn kiel „malricevi” aŭ „malaĉeti” oni apenaŭ povas imagi. Almenaŭ la reklamo ne povas sugesti la uzadon de tiom rigidaj kaj bizaraj formoj. Tamen la gramatiko permesas eĉ tian ludadon. Oni povas kompari la Egramatikaĵojn kun arbitraj nacilingvaj vortoj. Mi kuraĝas preni ekzemplon per finnaj vortoj. Etaj finnaj infanoj, ankoraŭ ne regantaj la gepatran lingvon, derivas ilojn saĝe el verboj (kiel en Esperanto). Jene, remi = SOUTaa, remiloj (airot) =SOUTIMET, skii = HIIHTää, SKIOJ (sukset) = HIIHTIMET, sed glitkuri = LUISTella (glitiloj), surprize, surprize = LUISTIMET, logike derivita. Revenante al reklamado, ni eŭropanoj devas esti dankemaj al la japana s-ro Etsuo Miyoshi, kiu jam ekde jaroj faras reklamadon en nia kontinento. Mi certas, ke la legantoj de Le Monde komprenis, ke la E-reklamo prezentas al ili lernindan, facilan lingvon. Se la lingvo estis malĝuste prezentita, ne indas kritiki ĝin, sed oni faru pli bonan, ĉar „kritiki estas facile, fari malfacile” (Z). Anna-Liisa ALI-SIMOLA (FI), a.alisimola@gmail.com)

IPR 11/419

— página 20 del PDF —

Kial Ĉinio estas fekunda kampo por la instruado de E-o prelego de Ronald GLOSSOP (rglossop@mindspring.com) dum la ILEIKonferenco kaj Tago de la Lernejo en Kopenhago, julio 2011 Ĉu Ĉinio estas bona loko por la instruado de E-o? Esperanto estas okcidenta lingvo, kiu estas multe pli simila al plejparto de la lingvoj de Eŭropo ol al la ĉina lingvo. Tial ŝajnas, ke ĉinoj probable ne povus tiel facile kaj tiel rapide lerni E-on kiel okcidentuloj. Tamen mi volas argumenti, ke nuntempe Ĉinio estas fekunda kampo por la instruado de Esperanto. Kial? Unu kialo estas ke la registaro de Ĉinio estis kaj estas ĝenerale pli helpema al E-o kaj esperantistoj ol aliaj landaj registaroj. En Ĉinio la landa registaro subtenas la eldonadon de revuoj kaj magazinoj. Oni povas legi, aŭdi kaj vidi Esperantajn dissendojn ĉiutage per <http://esperanto.cri.cn/\> kaj <http://www.espero.com.cn\>. La registaro dungas multajn homojn (eĉ eksterlandanojn) uzi Esperanton en sia ĉiutaga laboro. Kiom da aliaj landaj registaroj elspezas tiom da mono por subteni la uzon de Esperanto? La dua kialo instrui Esperanton en Ĉinio estas la kvanto de homoj, kiuj loĝas en tiu lando. Estas 1,34 miliardoj da homoj, kiuj loĝas en Ĉinio. Preskaŭ unu el ĉiuj kvin homoj sur la planedo loĝas en Ĉinio. Se oni volas allogi multajn homojn al nia tutmonda lingvo, ni devus instrui E-on, kie multaj homoj estas, nome en Ĉinio. Plue la influo de Ĉinio en la mondo kreskas, do estus bona afero por E-o se multaj ĉinoj uzus ĝin. La tria grava kialo estas la fakto, ke nun en Ĉinio ĉiuj infanoj devas lerni la pinjinan version de la skribita ĉina lingvo. Ili devas lerni alfabeton tre

IPR 11/420

— página 21 del PDF —

similan al la angla alfabeto, kiun oni povas uzi por skribi la sonojn de la nuntempa ĉina lingvo. Pensu pri tio! La infanoj devas lerni uzi fonetikan latinan alfabeton. La principo estas simila al la skribita flanko de E-o. Tial, kiam ĉinoj ekstudas E-on, la prononcado de la literoj kaj vortoj estas relative facila afero por ili. Ĉinaj esperantistoj informas min, ke kvankam ili ne povas kompreni la signifon de la Esperantaj vortoj, ne estas problemo prononci ilin. Sekve je la komenco de la studado de E-o la lernanto povas pensi: „Mi povas fari ĉi tion.” La kvara kialo, ke Ĉinio estas fekunda kampo por la studado de E-o estas, ke nun en Ĉinio la geinfanoj kaj gejunuloj devas studi la anglan lingvon. En la neanglaparolantaj okcidentaj landoj oni ĝenerale opinias, ke en la lernejoj ekzistas konflikto inter la studado de la angla lingvo kaj la samtempa studado de E-o. Sekve oni devas decidi ĉu instrui E-on aŭ la anglan. En tia situacio oni povas opinii, ke la angla lingvo (kaj ankaŭ aliaj naciaj lingvoj) estas iom malamiko aŭ almenaŭ rivalo de E-o. Sed kio estas la situacio en Ĉinio? Ŝajnus, ke la postulo de la ĉina registaro, ke la gelernantoj devas lerni la anglan, ne helpus pri la instruado de E-o. Tamen, por la ĉinoj, la lernado de la angla kaj la lernado de E-o efektive helpas unu la alian en diversaj manieroj! Unue, estas multaj similaj vortoj kun la sama signifo. Ekzemple estas „tablo” kaj „table.” Estas „forko” kaj „fork.” Estas „blua” kaj „blue.” Estas „sociologio” kaj „sociology.” Estas „elefanto” kaj „elephant.” Estas „ŝuo” kaj „shoe.” Estas „oranĝa” kaj „orange.” Estas „rapida” kaj „rapid.” Estas „ŝi” kaj „she.” Estas „jes” kaj „yes.” Kaj tiel plu. Sekve, kiam la ĉinaj gelernantoj lernas la anglan, ili samtempe lernas multajn vortojn en Esperanto kaj inverse. Ili ankaŭ povas facile uzi vortaron angla-al-Esperantan eĉ se ili ne povas bone prononci la anglajn vortojn. La lernado de Esperanto helpas ankaŭ rilate al la lernado pri la gramatiko de la angla. En la angla lingvo la gramatiko ofte estas neevidenta aŭ eĉ kaŝita, sed E-o povas klarigi la aferon. Ekz., konsideru la anglan frazon „Monday I will see you” („Lundon mi vidos vin.”). Gramatike la subjekto estas „I” („mi”) kaj la verbo estas „will see” („vidos”) kaj la rekta objekto estas „you” („vin”). Sed kiu gramatika ero estas la unua vorto „Monday” („Lundon”)? Per la studado de Esperanto, oni povas vidi, ke en ĉi tiu angla frazo grava prepozicio mankas. La vera signifo de la unua vorto en tiu angla frazo estas „On Monday” („Je lundo”). La vorto „Monday” efektive

IPR 11/421

— página 22 del PDF —

estas komplemento de prepozicio, kiu tute ne aperas en la angla. Jen nur unu ekzemplo de la maniero en kiu la studado de Esperanto povas helpi ĉinajn lernantojn kompreni la gramatikon de angla frazo. La tria maniero, en kiu por ĉinoj la studado de la angla lingvo kaj E-o helpas unu la alian, rilatas al la interpunkcio, kiu estas malsama ol en la ĉina lingvo. La interpunkcio estas tre simila en la skribata angla lingvo kaj skribata E-o. Oni nun ofte uzas la skribatan lingvon por retmesaĝoj kaj presitaj materialoj. Sekve la kapablo ĝuste uzi la interpunkcion estas grava afero. Nuntempe la ĉina registaro postulas, ke ĉiuj lernantoj lernu la anglan lingvon. Sendube estus pli bona situacio, se la infanoj devus lerni E-on en la elementaj lernejoj antaŭ ol lerni la anglan. Feliĉe jam ekzistas en Ĉinio elementa lernejo, kie la infanoj studas E-on antaŭ ol la anglan, nome, la lernejo Baiyangshujie en la urbo Taiyuan. Tie la lernejestro WEI Yubin (Jado) <jado.wei@gmail.com>, volas montri al la ĉina registaro, ke infanoj pli bone kaj pli rapide lernos la anglan, se ili antaŭe lernis E-on. Tamen mi opinias, ke en Ĉinio eĉ la nuntempa postulata lernado de la angla lingvo helpas rilate al la lernado kaj uzo de E-o. La ĉina lingvo estas tiel malsimila al eŭropaj lingvoj, ke la lernado de okcidentaj lingvoj (eĉ Esperanto) estas tre malfacila afero por ĉinoj. Sekve, eble ne multaj ĉinoj libere decidus peni lerni tiajn lingvojn. Sed kiam la gejunuloj devas lerni la anglan lingvon en la lernejoj, ili sekve havas bonan bazon por lerni E-on. Plue, post kiam ili studis la anglan kaj eĉ ekrigardas Esperanton, ili tuj konstatas, ke E-o estas multe pli facila por lerni. Sendube, en Ĉinio la angla lingvo estas multe uzata, sed por multaj ĉinoj la scipovo de la angla lingvo estas tute pasiva. Multaj el ili povas iom legi ĝin, sed ne povas paroli ĝin aŭ bone skribi ĝin. En Ĉinio, kelkaj esperantistoj unue lernis la anglan kaj poste konstatas, ke pro tio ili povas pli facile lerni kaj uzi Esperanton. Samtempe, la ĉinoj kiuj jam lernis E-on, povas informi aliajn ĉinojn pri la utileco de E-o rilate al la lernado de la angla lingvo. Por ekscii ĉu ĉinoj konsentus kun miaj ideoj pri la rilato inter la lernado de la angla kaj tiu de E-o, mi antaŭe perrete sendis kopion de mia simila prelegeto al profesorino GONG Xiaofeng (Arko), profesorino en la Nanchang-Universitato en Ĉinio. Jen ŝia respondo. „Mi tralegis vian artikolon. Mi tute konsentas kun vi. Temas pri mia lernado. En la komenco, la angla lingvo multe helpis mian lernadon de E-o. Esperanto [ankaŭ] IPR 11/422

— página 23 del PDF —

multe helpis mian relernadon de la angla, kiam mi preskaŭ forgesis la anglan lingvon antaŭ 20 jaroj. Dum lastatempaj jaroj mi trovis, ke mia aŭdkapablo de E-o plialtiĝis, kaj pro tio mi ankaŭ rimarkis, ke la aŭdkapablo de la angla lingvo sinsekve altiĝis multe. Do vi estas prava.” Mi ne estas la sola esperantisto kiu opinias, ke Ĉinio estas fekunda kampo por la instruado de E-o. Prof. Dennis KEEFE jam instruis dum du jaroj ĉe la Universitato de Nankino. Li bone kunlaboras kun aliaj instruistoj de E-o en Ĉinio. Li nun organizos Universitaton de Esperanto sur la insulo Hajnano dum la venonta januaro. La plano estas okazigi kutimajn 40-horajn universitatajn kursojn por la ĉinaj studentoj, kiuj jam lernis E-on. Ili ne nur studos E-on. Ili uzos E-on por lerni pri aliaj aferoj. Dennis konsentas kun mi, ke Ĉinio estas bona loko por instrui Esperanton. Mi ankoraŭ opinias, ke en Ĉinio la plej bona sistemo estus instrui E-on unue en la elementaj lernejoj kaj poste la anglan, kiel oni jam faras en la elementa lernejo en la ĉina urbo Taiyuan. Tamen mi opinias, ke estas bona ideo instrui E-on en Ĉinio ankaŭ en la universitatoj, post kiam la gejunuloj jam devis studi la anglan lingvon. Surfote: Ĉina infano kaj Ronald GLOSSOP kune rigardas la libreton LA BELA PLANEDO verkitan por infanoj de Charlotte Kohrs. La fotinto estas XIONG Hui (Flugurso), studento el Nanchang, Ĉinio.

El la landoj kaj sekcioj… Ĉinio ILEI-sekcioj en Orienta Azio aktiviĝas en plia renoma universitato Tuj post la sukcesa 44-a Konferenco en renoma kopenhaga universitato, ILEI aktiviĝis en orienta Azio. De la 12-a ĝis la 15-a de aŭgusto 2011, iniciate de la ĉina, japana kaj korea sekcioj de ILEI, la 1-a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA) okazis en la renoma Tianjin Fremdlingva Universitato en Ĉinio, kun pli ol 70 partoprenantoj el Koreio, Japanio, Mongolio, Brazilo kaj Ĉinio, inter kiuj troviĝis pli ol 30 junuloj, precipe studentoj.

IPR 11/423

— página 24 del PDF —

La 12-an de aŭgusto, je la 9-a horo la seminario estis malfermita. La seminarianojn salutis Arko, la ĉina sekciestrino de ILEI, s-ro Lee Jung-kee, la korea sekciestro, kaj s-ino Huĝimoto Ricko, la komisiito de la japana sekcio. Arko laŭtlegis la salutvortojn de s-ro Stefan MacGill, la prezidanto de ILEI. S-ro Wang Minhao el Ĉinio laŭtlegis salutajn vortojn de s-ro Radojica Petrović, estrarano de ILEI, de d-ro Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA, de s-ino Grosjean Mireille, de ĈEL, EPĈ, la Ĉina Radio (ĈRI) kaj aliaj. Post la inaŭguro, tuj komenciĝis la ĉefaj programoj/prelegoj. Pli ol 10 seminarianoj faris prelegojn. S-ro Lee Jung-kee unue prelegis pri „Esperanta Kurso en Koreio kaj ĝia instrumetodo”; li prezentis la E-an edukan situacion, proponis bonan instrumetodon el propra sperto, ekzemple, kiel efike varbi, pli bone instrui ktp. Per la Zamenhofaj vortoj li resumis sian sperton: „Ni semas, semas kaj semas”. S-ino Arko faris prelegon kun la titolo „Ĉu la azianoj povas paroli Esperante ene de monato?”. Ŝi proponis la BEK-kurson kreitan de s-ro Dennis Keefe, montris multajn fotojn el la unua kaj dua Vintraj Esperantaj Kursoj en Ĉinio, kiujn ŝi kaj li gvidis kune. La kursanoj perfekte, flue parolis Esperanton ene de monato, kondiĉe, ke temis pri junaj gestudentoj, kiuj jam lernis eŭropan lingvon. S-ro Wang Minghao faris prelegon kun la titolo „Miaj pensoj pri Esperanto-instruado”. Li atentigis pri la graveco konigi al la lernantoj la celon de Esperanto-instruado kaj la internan ideon de Esperanto. Poste li prezentis instruajn metodojn kune kun s-ino Huĝimoto Ricko el Japanio. La prezentadoj forte allogis seminarianojn, precipe la junulojn. S-ro Nema el Koreio faris prelegon „Muron de vortoj kiel transsaltu azia lernanto”. Li diris, ke por eŭropanoj, 60-70% vortoj el PIV estas familiecaj, kaj por azianoj, preskaŭ 100% el la vortoj estas nerekoneblaj. Li diris, ke instruistoj devas liveri por aziaj kursanoj vortlistojn kaj vortkestojn laŭ ofteco. S-ino Tieko el Japanio kun la titolo „Malfacilaĵoj por japanoj en la lernado de E-o”, komisiinte kolegon pro sia neĉeesto, prelegis pri la karakteriza sinteno de japanoj por lernado de fremdaj lingvoj ĝenerale kaj de E-o, pri diversaj malfacilaĵoj kaj problemoj en la lernado de E-o, kaj rimedoj/manieroj pli taŭgaj por la plialtigo de komunikkapablo de lernantoj. S-ro Li Weilun el Ĉinio kun la titolo „Esperanto-instruado en ĉinaj altlernejoj”, diris, ke la plej efika instruado de E-o okazas en

IPR 11/424

— página 25 del PDF —

altlernejoj. S-ro Belmonto el Japanio prezentis Esperantan Radio-Ĉerizon (http://paramirado.com), kaj instruis metodon por aŭskulti kaj registri paroladon. S-ro Zhang Changsheng el Ĉinio prezentis sian sperton pri instruo de Esperanto en diversaj lernejoj kaj ĝia praktiko por „Ĝemeligi la Elementan Lernejon Dongfang kun la japana Elementa Lernejo Yosumi”. S-ro Han Zuwu el Ĉinio kun la titolo „Kiel altigi la Esperantan nivelon en Ĉinio”, analizis la ĉinajn lingvajn nivelon kaj problemaron, kaj montris metodon altigi la Esperantan nivelon. S-ino Huĝimoto Ricki el Japanio prezentis sian supermezlernejon, kie ŝi instruas E-on. S-ro Miaohui, majstro de ĉina monaĥejo, analizis la situacion de ĉina E-instruado kaj aldonis solvajn vojojn. Dum la konferenco okazis kunsido de la tri landaj sekcioj, ankaŭ mongolaj kaj brazilaj kolegoj partoprenis. Oni decidis, ke la 2-a ILEI-seminario en Orienta Azio kiel speciala programero paralele okazos kun la 45-a ILEIkonferenco, tamen, kun nur 4 horoj por du serioj. La kunsidantoj proponis DVD-kursojn, skajpo-kunligon inter landaj ILEI-sekcioj, komunajn E-kursojn kaj kunlaboron por bone gastigi la 45-an konferencon en Ĉinio. Kunsidis ankaŭ ĉinaj ILEI-membroj. Ĉe la fermo de la seminario, s-ro Trezoro, la sekretario de ILEI, faris paroladon, raportis pri la sukcesa konferenco en Kopenhago, esprimis la pretecon de ILEI kunlabori kun esperantistaj kaj neesperantistaj personoj kaj organizoj, kaj diris dankajn vortojn al la kolegoj venintaj el 5 landoj. Malsamaj naciuloj kun kvin gepatraj lingvoj parolis la komunan lingvon E-o, ĝuis harmonian etoson, amuzajn interkonajn vesperojn, gajajn tostojn, kunfotadojn, vesperajn rigardojn en la urbo, noktan boatan ekskurson sur la rivero Haihe, kantojn, dancojn, grupajn ludadojn, amikecan babiladon, duontagan ekskurson tra la urbo kaj dutagan ekskurson ĉirkaŭ la urbo. S-ino Ojumceceg el Mongolio aparte instruis la metodon manfari belajn kaj interesajn hundetojn, ĉevalojn, tigrojn kaj diversajn artaĵojn, kiuj ege plaĉis al la partoprenantoj. Antaŭ la seminario, la 2-a somera E-kurso komenciĝis la 8-an de aŭgusto; pli ol 30 studentoj partoprenis en ĝi, s-ro Liu Baoguo el Ĉinio kaj s-ino Natura el Koreio instruis la bazlecionojn, akademiano s-ro Laŭlum instruis la historion de la Esperanta literaturo. La kursanoj partoprenis en la seminario ekde la inaŭguro. Trezoro (Huang Yinbao), <trezoro16800@gmail.com> IPR 11/425

— página 26 del PDF —

Francio FRINGOJ 2011 en kastelo Grezijono (Francio) La kvaran fojon disvolviĝis la „Festa Renkonto INternacia de GeknabOJ” inter la 16-a kaj la 23-a de aprilo. Ĝi kunigis homojn el ses landoj ĉirkaŭ riĉa programo kaj sub bela sennuba ĉielo. La somereca temperaturo ebligis al la 17 gejunuloj (inter 11- kaj 18-jaraĝaj) ĝui eksterajn ludojn – dankon, Klara, pro la dinamika animado – kaj ekskursojn al apudaj vizitindaĵoj. La programo de la aktivaĵoj kaj sekve, ankaŭ de la fina antaŭpublika spektaklo, harmonie miksis influojn de la diversaj grupetoj kaj emojn de la gvidantoj: ĉeĥaj tradiciaj dancoj kaj kutimoj, viglaj teatraĵo kaj kantoj el Portugalio, amuza pantomimo laŭ juda kantversaĵo (el disko de Olivier Tzaut), teatraĵeto pri tutmonde konata fabelo „La ora fiŝeto”, popola legendo pri la urbo Česká Třebová, kaj – proponitaj de Francisca, kiu bonhumore helpis en la kuirejo – sunplenaj brazilaj kantoj. Ni ankaŭ ĉiuj admiris la ses „magiistojn”, kies iluziojn enscenigis Ĵerar’. Kaj ni certe ne forgesos la himnon de la itala mezlernejo C. Cavour (Modeno) „Insieme se può” (Kune eblas) kun refreno koruse kantita Esperante, itale, france, ĉeĥe, portugale, ruse (traduko de Veliga, 11-jaraĝa knabo, sola reprezentanto de Rusio), kaj eĉ gest-lingve sub gvidado de Elisa (17-jaraĝa knabino el Italio). Dank’al artikoleto, kiu anoncis la spektaklon en la regiona gazeto „Courrier de l’Ouest”, tamtamo de lokaj esperantistoj kaj afiŝoj en strategiaj lokoj, vendredon la 22an de aprilo, venis kontentiga nombro da spektantoj. Ili sidiĝis en la Zamenhof-salono kaj antaŭ ili la „fringoj” inaŭguris la tutfreŝe instalitan scenejon. La vizitantoj, kun intereso, ankaŭ vizitis nian ekspozicion pri la temo „Rakontoj el ĉiuj landoj”. Ĝi prezentis, krom kvardekon da E-lingvaj bildlibroj el plej diversaj originoj, kontribuaĵojn (tekstojn, desegnaĵojn, fotojn) de lernejoj – el Ĉeĥio, Pollando, Italio kaj Brazilo – kie E-o estas instruata. La sama ĵurnalisto, kiu intervjuis nin lunde, revenis vendrede por raporti pri la spektaklo en la sama gazeto. Dankon al vi, Zdenka, Ermanno, Luís, Luigia kaj Vittorio, Klára, Maria de Lurdes, Francisca, Bertrand, Lucette, Phil kaj Gérard. Ni formis sukcesan

IPR 11/426

— página 27 del PDF —

teamon. Sen via efika partopreno, FRINGOJ ne povus okazi. Vi pravigis la himnon: „Insieme se può!” Noto al instruistoj kaj instruantoj de Esperanto al lernantoj inter 8- kaj 17 jaraĝaj:Se vi deziras partopreni en venontaj FRINGOJ kun grupeto da lernantoj, ne hezitu ekrilati kun la organiza teamo kaj starigi viajn demandojn. Ĝis ekfunkcios la nova diskutlisto dediĉita al tiu evento kaj al la interlerneja reto JUNAJ CIVITANOJ SEN LANDLIMOJ. Elisabeth BARBAY, <eliz.barbay@wanadoo.fr>

Hungario Programo de ILEI-HU dum HEA-kongreso La 4-an de novembro 2011 – kadre de la kongreso de Hungaria EsperantoAsocio – en la urbo Szolnok okazis konferenco de E-instruistoj kaj instruantoj, kiun organizis la hungara sekcio de ILEI.

IPR 11/427

— página 28 del PDF —

En la kunveno partoprenis pli ol 40 kolegoj. Prelegis kaj la diskutojn gvidis konataj kolegoj, kiel ekzemple: – Stefan MACGILL (Hungario/Nov-Zelando), kiu prelegis pri la projekto por la 125-jara jubileo de Esperanto; – Ilona KOUTNY (Pollando/Hungario), kiu prezentis la instruistan trejnadon en UAM kaj parolis pri la Interlingvistikaj Studoj en Poznań (Pollando); – Pálma CSISZÁR SALOMON (Hungario), kiu prezentis la statistikajn rezultojn de la lingvoekzamenoj ĉe ITK (Fremdlingva Kleriga Instituto) kaj poste gvidis diskuton pri la tipaj gramatikaj problemoj dum la ekzamenoj. – Katalin KOVÁCS (Nederlando/Hungario), la redaktorino de edukado.net, kiu – pere de Skajpo – prezentis mallonge la hejmpaĝon mem kaj ankaŭ RITE-n. Lastvice, sed ne lastrange, sekvis Stano MARČEK (Slovakio). Li prezentis la rektametodajn materialojn, kiujn li uzas en la instruado. Nia konferenco estis fruktodona kaj bonetosa. Kelkajn el la komencitaj temoj ni daŭrigos dum nia sekva, printempa laborkunveno. Enikő ZENGŐ SEREGHY, estrarino de ILEI-HU, <enimyster@gmail.com>

Usono La unua E-kurso ĉe la Universitato de Masaĉuseco Dum la aŭtuno de 2010, mi instruis en unukredita universitata kurso de Esperanto ĉe la Universitato de Masaĉuseco (Usono). Mi uzis Lernu.net por instrui la lingvon kaj elektis la libron de Bent JENSENIUS Bonvenon en Nia Mondo (2009). Ĉiu ĉapitro mallonge resumas iun aferon, aĵon, aŭ umon, kie oni uzas E-on aktuale. Mi ne certis, kiom alte starigi miajn celojn por la studenta lernado kaj finfine decidis, ke la studentoj faru du lecionojn de Lernu.net ĉiusemajne: de la Ana Pana-kurso dum la unua duono de la semestro kaj de Ana Renkontas dum la dua. Mi postulis, ke ili mezkurse faru la Bazan Ekzamenon kaj kursfine; faru la Kultur-movadan Ekzamenon – kaj provu la Mezan Ekzamenon por plusa kredito. Ili havis ankaŭ la hejmtaskon kontroli unu aŭ du ĉapitrojn el la libro kaj konatigi al si ĉiujn nekonatajn vortojn. Mi decidis, ke estus tro timige por la studentoj, se mi komencus la

IPR 11/428

— página 29 del PDF —

kurson nur Esperante, kaj do uzis la anglan dum la unuaj semajnoj. Post la Ana Pana kurso, mi instruis nur Esperante. La kurso okazis bonorde. Mi preparis prelegeton pri la bazaj reguloj de la Esperanta gramatiko sub la rubriko „Nun vi scias ĉion pri E-o kaj nur necesas plu lerni la vortojn”. Dum la sekvaj semajnoj ni laŭtlegis tekstojn el la libro, faris gramatikajn ekzercojn, krome aŭskultis muzikon kaj poezion. Ĉe la fino, ĉiuj el la studentoj finfaris la kursojn Ana Pana kaj Ana Renkontas. Ni legis dudekon da ĉapitroj el Bonvenon. Preskaŭ ĉiuj studentoj sukcesis en ambaŭ ekzamenoj: la Baza Ekzameno kaj la Kulturmovada Ekzameno. Neniu sukcesis en la Meza Ekzameno. La lasta hejmtasko por la studentoj estis verki eseon (en la angla) pri siaj spertoj en la kurso. Por mi, estis la unua momento en kiu mi povis ekscii kial la studentoj elektis la kurson, ĉar mi intence neniam levis la demandon pli frue, kial oni lernu E-on – instruistoj foje malŝparas tempon en vana strebo konvinki studentojn, ke E-o estas lerninda. Ĉiuj el la studentoj havis profundan intereson pri lingvoj ĝenerale kaj estis tiu intereso, kiu instigis ilin elekti la kurson. La plejmulto sciis malmulte aŭ nenion pri E-o antaŭ ol la kurso komenciĝis. Unu skribis: „Mi surstumblis tiun ĉi kurson pri E-o kaj havis nenian ideon kio ĝi estas.” Alia skribis: „Kvankam mi sciis, ke E-o estas konstruita helplingvo, mi konis neniujn detalojn.” Interese, pli ol duono citis la Vikipedion (aŭ tion, ke ili uzis la anglan por informiĝi pri E-o aŭ, ke ili sciis, ke ekzistas Esperanta Vikipedio) kiel kontribuan faktoron al sia decido elekti la kurson. La plejmulto de la studentoj taksis la Lernu-retpaĝaron kiel efikan rimedon por lerni E-on. Unu skribis: „Mi kredas, ke la Lernu-retpaĝaro funkciis pli bone por mia lerna stilo [ol kutimaj lernigaj libroj]”. Alia diris: „Mi ne kutimis lerni lingvojn rete, sed mi konstatis, ke ĝi estas ege efika ilo por ekkompreni konceptojn kaj praktiki. […] La nura bezono por lingvolernado, kiu mankas al Lernu, estis la parola ekzercado, sed por tio estis la kurskunvenoj.” La plej granda defio en la kurso estis manko de kurstempo – unu renkontiĝo semajne simple ne sufiĉis. Ĉe la komenco, mi kuraĝigis la studentojn dividi la hejmtaskojn en du aŭ pli da partoj semajne, sed malmultaj sukcesis atingi tion eĉ ĉe la komenco – kaj neniuj dum la tuta semestro. La plejmulto faris ĉiujn taskojn dum la nokto tuj antaŭ la kurskunveno. Kelkaj agnoskis, ke tio limigis ilian kapablon lerni E-on. IPR 11/429

— página 30 del PDF —

Samtempe, kelkaj esprimis miron pri tio kiom da E-o ili ja sukcesis lerni dum semestro per kurso de nur unu horo semajne: „Mi lernis pli da E-o en nur unu semestro ol mi povis dum tuta jaro de la hispana lingvo.” Malgraŭ klara kapablo legi, la studentoj montris malmultan kapablon sendepende produkti lingvaĵon. Ana Pana kaj Ana Renkontas ŝajne postulas tion. Sur komputila ekrano, tamen, studentoj povas rapide konstrui respondojn per re-uzado de eroj de la demando. Je la kursofino, la studentoj apenaŭ povis konstrui propran diraĵon – nek respondi al parolataj demandoj. Kiam mi instruos denove, mi konstruos ekzercojn, kiuj pli rekte celas tion ĉi, por subteni la praktikon de tiu ĉi grava kapablo. Ĉiuj el la studentoj surpriziĝis pro la riĉeco de la Esperanta kulturo. Unu skribis: „Surprizis min ekscii, ke E-o havas ski-semajnon por esperantistaj fervojistoj, kaj, ke ĝi havas sian propran muzeon. […] Mi malkovris, ke E-o havas riĉegan kulturon kun grupo de parolantoj, kiuj bone konas unu la alian kaj ĝuas tiom da aktivaĵoj kiom parolantoj de nacia lingvo.” Alia skribis: „Kvankam mi certas, ke ni eksciis nur malmulton pri tio, kio estas Esperanta kulturo, mi vere ĝuis ĉion kion mi lernis pri ĝi. […] Malgraŭ tio, ke mi ankoraŭ ne flue parolas, de ĉio, kion mi legis pri la kulturo de la lingvo, mi komprenas, ke ĉies scio, kiel ajn limigita, estas akceptita kaj estimata.” Ĉiuj el la studentoj ĝuis la kurson kaj la plejmulto esperis, ke ili almenaŭ daŭrigos sian kapablon je E-o. La kurso emfazis la praktikajn flankojn de E-lernado: la eblon uzi E-on por konatiĝi kun homoj, vojaĝi, kaj partopreni en internaciaj renkontiĝoj. Samtempe, estas malfacile lerni Esperanton sen ekkoni la idearon de E-o kiel solvo al monda lingvo-problemo. Unu studento zorgis pri la ideo partopreni aŭ enmiksiĝi en tian idealisman aŭ utopiisman kulton. La ceteraj studentoj akceptis la ideon, ke E-o povas servi kiel praktika solvo por konatiĝi kun aliaj, sen aliĝi al kulteca idearo. Ĉe la fino, ne estas klare al mi, ĉu ajnaj studentoj daŭrigos siajn studojn de E-o post tiu ĉi kurso. Post kiam la kurso finiĝis, unu studento kontaktis min por peti sugestojn por pluaj paŝoj en E-lernado (krom tiuj, kiujn mi proponis ĉe la lasta kurskunveno). Mi konvinkiĝis, ke la kurso estis sukcesa, en tio, ke ĉiuj studentoj disvolvis kaj sufiĉan kapablon kompreni la lingvon kaj riĉan perspektivon pri tio kiel oni uzas E-on tra la mondo. Kian pluan efikon havos la kurso, nur la estonteco montros. Steven D. BREWER, <limako@bierfaristo.com> IPR 11/430

— página 31 del PDF —

Alvokoj… Tutmonda Skriba Ekzamensesio ALVOKO al kurs- kaj klubgvidantoj La ekzamenkomisiono de UEA planas okazigi tutmondan, nur SKRIBAN ekzamensesion la 9-an de junio 2012.

2) 3)

4) 5) 6)

La nur skriba sesio 1) konsistas nur el skribaj taskoj (testo pri gramatikaĵoj, skribaj memesprimoj, t.e. leterskribado kaj – sur la nivelo C1 – argumentado kaj kontrolo de 2 legitaj tekstoj), daŭras 2/3 aŭ 4 horojn respektive je la niveloj B1/B2 kaj C1, signifas, ke post sukcesa ekzameniĝo la kandidatoj akiros atestilon de ITK, sed nur pri la skriba parto, kaj iam, aliokaze, se ili bezonos kaj volos, ili povos trapasi nur la parolan parton pri kiu ili havos apartan atestilon. La du ekzamenpartoj KUNE konsistigas la KOMPLEKSAN ekzamenon, sed ne necesas trapasi ambaŭ partojn por akiri atestilon pri ajna el la du, kostas precize la duonon de la kotizo de la kompleksa ekzameno, povos okazi sen ĉeesto de du ekzamenantoj, tamen inter rigore difinitaj kondiĉoj, sub la reĝisorado de por tiu celo komisiita persono, la t.n ekzamengvidanto, male al la ĝisnunaj sesioj, por aliĝi al la sesio en junio sufiĉas se en la sama loko kolektiĝos minimume 5 personoj sume el ajna(j) nivelo(j). Do, ne necesas, ke por unusola nivelo estu 10 kandidatoj. 

Ni petas la kursgvidantojn kaj klubestrojn konsideri la eblon kaj se ili deziras aliĝi al la tutmonda ekzamentago, kontaktu la ekzamenkomisionon. Je la unua kontaktiĝo necesas indiki la sekvajn informojn: 1) lando, urbo, loko de la planata ekzameno, 2) laŭnivela (proksimuma) kvanto de la kandidatoj, 3) nomo, kontakteblo (ankaŭ skajpa kaj telefona) de la kursgvidanto / loka organizanto, 4) formo kaj intenseco de la preparo de la surlokaj kandidatoj, IPR 11/431

— página 32 del PDF —

5) bezonataj helpmaterialoj kaj informoj, 6) sugesto pri personoj, kiuj gvidos la sesion. Proceduro de la ekzamensesio 1) La kursgvidanto/loka organizanto anoncas la intencon okazigi sesion kaj liveras la supre petitajn informojn. 2) La komisiono kontrolas la kondiĉojn kaj provas trovi taŭgan gvidonton. 3) Okaze de favoraj kondiĉoj, la komisiono publikigas la sesion en la retejo de la ekzamenoj kaj la kandidatoj povos tie aliĝi elektronike. 4) Ĉe sufiĉe da aliĝoj, la komisiono aprobos kaj fiksos la sesion, trejnos la elektitajn gvidontojn kaj faros la necesajn preparlaborojn. 5) La loka organizanto de la sesio kolektas la kotizojn kaj ĝiras la sumon al UEA. 6) La komisiono sendos poŝte al la ĉefa ekzamengvidonto la materialojn. 7) Okazos la ekzameno laŭ la antaŭe deciditaj horo kaj cirkonstancoj, ĉiuokaze la 9an de junio. 8) La gvidantoj fotokopios la testojn, kaj poste sendos la originalojn al Budapeŝto, kaj ili gardos fermitaj la kopiojn ĝis pliaj instrukcioj. Rimarkendas, ke la poŝtokostoj kaj eventualaj kostoj de la ekzamengvidontoj, luado de ekzamensalono kaj aliaj surlokaj kostoj ŝarĝos la organizontojn kaj ne UEA aŭ ITK. Ĉiuj aliaj informoj pri la postuloj, niveloj, regularo, kostoj ktp. troveblas en la submenuoj de la ekzamenpaĝo: www.edukado.net/ekzamenoj/ker. Kaj nun ni vidu, kiuj grupoj volas aliĝi al la mondskala ekzameniĝo laŭ la KER-sistemo. Skribu, anoncu vin ĉe ker-ekzamenoj@edukado.net.

AGEI: Klerigkurso/Bildungsurlaub 2012 Klerigcela forpermeso (Bildungsurlaub), petebla de laborejo por intensa Elingvokurso, klerigsesio oficiale organizita kun la popolaltlernejo KVHS Osterode okazos inter 5-9 marto 2012. Eĉ komencantoj povas aliĝi! Detaloj en la germana: http://www.kvhs-osterode.de/kursdetails.php?KursID= 11515, en E-o ĉe Interkultura Centro Herzberg, 37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6. de la prezidanto de AGEI: zsofia.korody@esperanto.de. IPR 11/432

— página 33 del PDF —

La 2a Printempa Semajno en Grésillon La KulturDomo kaj ILEI proponas la 2an Printempan Semajnon de la 13a (vespere) ĝis la 21a (tagmeze) de aprilo 2012 en Grésillon (Francio). Tiu intensa studperiodo celas personojn, kiuj jam studis E-on kaj deziras progresi fulmrapide. Ĝi finiĝas per sesio de KER-ekzamenoj B1, B2, C1 en la kastelo. Ĉi-jare, gvidos la kurson Christophe CHAZAREIN (5 horojn tage) por prepari por la B1-ekzameno. Zsófia KÓRÓDY gvidos la kurson por la nivelo B2 kaj C1, ŝi havos du celojn: prepari la kandidatojn por ekzameniĝi kaj instrui pedagogian metodon por la E-instruantoj aŭ -ontoj. Ni invitis ankaŭ Mireille GROSJEAN, kiu prelegos pri ŝia mondvojaĝo per E-o. Krome ĉeestos ankaŭ Miguel GONZALÈS (Kubo) post rondvojaĝo tra Bretonio kaj kontribuos por riĉigi nian semajnon. La detaloj (prezoj, situo ktp.) videblas en la ttt-ejo de la KulturDomo: gresillon.org. Jannick HUET-SCHUMANN

Membriĝu rapide por 2012 aŭ 2013! La ciferoj en nigro indikas la prezojn ekde la 1a de januaro, 2012. Ĝis tiam validas la malpli altaj tarifoj, egale por 2012 kaj 2013. Se vi ankoraŭ ne remembriĝis, kontaktu vian sekciestron tuj, aŭ petu la Centran Oficejon debeti vian konton favore al ilek-a, aŭ kontaktu nian kasiston, vidu la adreson kaj pagmanieron en niaj kolofonoj. Se vi trovas varbilon kun via revuo, bv. uzi ĝin por varbi por ni novajn membrojn! Membreco (IPR presa) Membreco (IPR reta) Juna Amiko – jarabono JA ekde 3 ekz., po

A-lande € 18 € 20 € 8 € 10 € 14 € 16 € 11 € 13

B-lande € 9 € 10 € 4 € 5 € 9 € 11 € 7 € 9

IPR 11/433

— página 34 del PDF —

La Unua Komuniko de la 45-a Konferenco de ILEI

Per artoj al paco Post la neforgesebla ILEI-konferenca semajno en Matanzas (Kubo, 2010) kaj rekorda konferenco en Kopenhago (Danio, 2011), ILEI konferencos en Ĉinio en la jaro 2012, dum la semajno antaŭ la UK en Hanojo. Konferenca urbo: Kunming, provinco Yunnan en suda Ĉinio. Datoj: 20-26 julio 2012. Konferencejo: Profesia Artkolegio de Kunming. Loĝado kaj manĝoj: En hotelo ene de la Kolegio. Eblas elekti loĝadon ankaŭ en pli luksa hotelo en la urbo. Transporto al Hanojo por UK: Flugo 1,5 horojn, aŭ Tuttaga postkonferenca ekskurso per buso ĝis la vjetnama landlimo + litvagonare ĝis Hanojo Konferenca temo: La arto de komunikado, komunikado de artoj Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado estis la kerna temo de la diskutoj dum la 45-a konferenco de ILEI en Kopenhago. La artoj kun siaj universalaj pedagogiaj valoroj, specifaj esprimrimedoj kaj aparta kapablo de komunikado trans la lingvaj kaj kulturaj limoj nature aldoniĝas al tiu interesdirekto. La Kunminga Artkolegio disponigas la ĝustan medion por konferenci pri la graveco de artoj por edukado al la kulturo de paco, al estimo de la homo kaj al respekto de la naturo. La provinco Yunnan situas ĉe landlimo de sudokcidenta Ĉinio kaj ĝi havas vastan teritorion, grandiozan montaron kaj riveraron kaj abundan naciecan kulturan riĉfonton de 25 naciminoritatoj. En la provinco loĝas plej multaj naciminoritatoj. Diversaj naciecoj tenas sian naciecan tradicion en disvolviĝo, inkluzive de kanto, danco, moro kaj kutimo, popolaj loĝejoj kaj aliaj.

IPR 11/434

— página 35 del PDF —

Konferencurbo Kunming estas la ĉefurbo de la provinco Yunnan. Situanta ĉe la landlimo de sudokcidenta Ĉinio, Yunnan havas vastan teritorion, grandiozan montaron kaj riveraron. Abunda estas ĝia kultura riĉaĵo, kiu fontas el daŭre gardataj kaj disvolviĝantaj etnaj tradicioj de 25 naciminoritatoj, inkluzive de kantoj, dancoj, moroj kaj kutimo, popolaj loĝejoj kaj aliaj. La provinco Yunnan ankaŭ estas unu el gravaj luliloj de la homaro kaj posedas longtempan historion kaj antikvecan civilizacion. Kunming, famkonata kiel printempa urbo, situas sur altebenaĵo, proksime de la lago Dian Chi (konata kiel „Perlo de la altebenaĵo”) kaj ĝojigas homojn per lazura kaj serena ĉielo. La urbo havas internacian flughavenon kaj estas centro de fervojoj kaj ŝoseoj. Tra la urbo Kunming estas transportataj varoj el Ĉinio al Vjetnamio kaj al la ceteraj proksimaj landoj. Kunming havas subtropikan altebenaĵan musonan klimaton. Tie apenaŭ estas somero dumjare kaj vintro daŭras nur 2 monatojn. La urbo ĝuas printempon kaj aŭtunon dum 4/5 de la jaro. Kunming estas fama pro la Ŝtonarbaro kaj Ora Templo. En Xisxuangbanna vizitindas la Tropika Botanika Ĝardeno, taj-nacia vilaĝo Mandou, Manting-Parko kaj Parko de ĉinaj etnoj. Gastiganto de la konferenco La Profesia Artkolegio de Kunming estas sankciita de la Yunnan-a Registaro, kaj registrita ĉe la ŝtata Ministerio de Edukado kiel ĝenerala alta lernejo de arta kategorio. La kolegio situas ĉe la fama lago Dian Chi, kun belega natura ĉirkaŭaĵo kaj kompletaj instalaĵoj. La kleriga programo de la kolegio ampleksas 28 fakojn kiel: muziko, dancado, aspektigado, komunikado, enaviadila servo, fremdlingvoj, sportoj ktp. Ĝi havas pli ol 3000 studentojn el pli ol 30 etnoj kaj 26 provincoj de Ĉinio. La hotelo de la kolegio certigas la bezonatan komforton por la konferencanoj, sed eblos loĝi ankaŭ en proksimaj urbaj hoteloj. Kotizoj La baza aliĝkotizo dependas de la landokategorio kaj la aliĝdato de la aliĝanto. Estas du landokategorioj:

IPR 11/435

— página 36 del PDF —

A. Ĉiuj landoj escepte de tiuj ĉi-sekve sub B. B. Iamaj socialismaj landoj de orienta Eŭropo; ĉiuj landoj de Afriko, Latinameriko kaj Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.) Aliĝperiodo: Aliĝkategorio: Membro de ILEI (1) Ne-membro de ILEI Junulo (2), handikapulo (3)

ĝis 31.03.12 A B 50 € 30 €

ĝis 30.06.12 A B 60 € 35€

post 30.06.12 A B 70 € 45 €

65 €

40 €

75 €

45 €

90 €

55 €

25 €

15 €

30 €

20 €

35 €

25 €

(1) Membro estas tiu, kiu jam pagis kotizon al ILEI por la jaro, kiam okazas la konferenco; (2) Junulo estas konsiderata tiu, kiu naskiĝis post la 31-a de decembro 1980. (3) Bonvolu sendi al ILEI atestilon. Aliĝkotizo por unu tago estas 25 € por A- kaj B-landoj. (Loĝado, manĝado, ekskursoj kaj aliaj servoj pagendas aparte, laŭ oferto kaj prezaro, kiuj aldoniĝos al ĉi tiuj informoj.) Rabatitaj kotizoj por fruaj aliĝintoj, kiuj pagas ĝis 31 dec 2011: A – 40 EUR, B – 25 EUR. Premiaj rabatoj: 10% por ĉiu deka aliĝinto, 50% por la 50-a kaj 100% por la centa. Programo La konferenca programo, kun siaj tri esencaj fadenoj – faka, labora/ organiza kaj kultura/distra – evoluos tra la konferenca semajno laŭ la jena skemo: Vendredo, 20 julio 2012: – Akcepto de konferencanoj, – Interkona Frandvespero; Sabato, 21 julio 2012: – Solena malfermo – Prelegoj, – Komitatkunsido,

IPR 11/436

— página 37 del PDF —

–

Ĉina Vespero, malfermita por la konferenca kaj eksterkonferenca loka publiko, por prezenti Ĉinion kaj ĝian kulturan riĉecon; la programon de la Ĉina Vespero prezentos artistoj de la Arta Kolegio de Kunming; Dimanĉo, 22 julio 2012: – Prelegoj, – Forumoj (metodika, pri komunikado kaj informado pri E-o k.c.), – Laborgrupoj, – Vespera kultura kaj distra programo; Lundo, 23 julio 2012: ekskursoj; Mardo, 24 julio 2012: – Prelegoj, – Komitatkunsido, – Lingva festivalo, – Vespera kultura kaj distra programo; Merkredo, 25 julio 2012: – Simpozio pri la konferenca temo, – Vespera kultura kaj distra programo; Ĵaŭdo, 26 julio 2012: – Konkluda simpozia sesio, – Komitatkunsido, – Ĝenerala debato, – Fermo de la konferenco, – Vespera kultura kaj distra programo – adiaŭa vespero kun kontribuoj de artistoj de la Arta Kolegio de Kunming; Vendredo, 27 julio 2012: postkonferenca ekskurso – transporto al Hanojo por UK. Paralele kun (aŭ enkadre de) aliaj programeroj dum la semajno okazos ankaŭ: La 2-a ISOA (ILEI-Seminario en Orienta Azio) Festa programo omaĝe al la 125-jariĝo de la Unua libro – Ferma sesio de ‘e125’ Kleriga programo: – Seminario: Ĉina kontribuo al la monda kultura heredaĵo, – Kursoj de Esperanto por komencantoj, IPR 11/437

— página 38 del PDF —

– – – –

E-atelieroj por progresantoj, Metodikaj atelieroj/konsilejoj por instruistoj de Esperanto, La ĉina eksprese, E-ekzamenoj de ILEI/UEA. Loka Konferenca Komitato

Honora prezidanto: rilata estrarano de la Provinca Edukada Departemento Honora vicprezidanto: rilata reprezentanto de loka estraro Prezidanto: – Prof. d-rino GONG Xiaofeng (Arko), sekciestro de ILEI-CN Vicprezidantoj: – Prof. DUAN Yongxin, estro de la Profesia Artkolegio de Kunming, membro de ILEI – S-ro HUANG Yinbao (Trezoro), sekretario de ILEI. – S-ro LIU Baoguo (Optimisto), vicestro de ILEI-CN LKK-anoj: – S-ino YU Jianchao, parolistino de Ĉina Radio Internacia, komitatano de ILEI – S-ino CHEN Ji, asista direktoro de El Popola Ĉinio, ĉefsekretario de la landa asocio de E-instruistoj – S-ro WANG Minhao, prezidanto de Ŝanhaja E-asocio – Prof. ZHOU Liuxi (Lucio), el la Pekina normala Universitato – S-ro HAN Zuwu, IRE-ano de ILEI/UEA, prezidanto de Tianjina E-asocio – S-ro PENG Zhengming (Trigo), prezidanto de Hubei-a E-asocio. – S-ro ZHANG Lianjin, membro de la konstanta konsilio de Yunnan-a E-asocio. Kunming invitas vin: venu kaj partoprenu, lernu kaj lernigu, ĝuu kaj ĝuigu – laŭ la tradicia etoso de ILEI-konferencoj kaj nova elano de ILEI en Orienta Azio. GONG Xiaofeng (Arko), sekciestro de ILEI-CN, Prezidanto de LKK Radojica PETROVIĆ, ILEI-estrarano pri edukprojektoj kaj konferencoj

IPR 11/438

— página 39 del PDF —

A l i ĝ i l o La 45-a konferenco de ILEI, Kunming, 20-26 julio 2012 La arto de komunikado, komunikado de artoj  Persona nomo ______________________________ Familia nomo _______________________________

Ino

Viro

 Datoj (jjjj-mm-tt) de: alveno ______________ foriro_________________  Lando _______________ Kodo, urbo _____________________________ Loĝadreso __________________________________________________ Retadreso ___________________________ Fakso ________________ Telefono ___________________ Poŝtelefono ____________________  Naskiĝdato (jjjj-mm-tt) ___________ Profesio _____________________  Mi kotizas ______ EUR kiel (elektu unu el la kotizkategorioj): membro de ILEI,

ne membro,

junulo,

handikapulo.

 Mi kontribuas ______ EUR por ILEI-agado tra jena(j) kaso(j) / fonduso(j) / agado(j): _________________________________________________  Mi konsentas / ne konsentas (forstreku unu) ke mia adreso aperu en la listo de partoprenantoj!  Mi komprenas, ke la aliĝo validas nur post kompleta pago en unu el la jenaj manieroj (indiku vian pagmanieron): Al ILEI-konto ĉe ING-banko, IBAN: NL55INGB 0004676855, BIC: INGBNL2A. Aldonu 5 € por nederlandaj bankokostoj se vi pagas de ekster Eŭropa Unio. Al ILEI-konto ĉe UEA ilek-a, indikante «ILEI-konferenco 2012» Ene de Ĉinio, bonvolu kontakti la sekciestron de ILEI-CN, GONG Xiaofeng (Arko), arko.gong@qq.com  Mi komprenas kaj akceptas la partoprenkondiĉojn kaj regulojn.  Mi bezonas / ne bezonas invitilon kiel civitano de ___________________ kun pasporton n-ro _________________ valida ĝis ________________. Loko, dato ____________________ Subskribo ____________________

(La aliĝintoj ricevos 2-an mendilon poste, por difini la precizajn servojn petatajn.)

IPR 11/439

— página 40 del PDF —

Kondiĉoj pri pagoj kaj repagoj por la konferenco de ILEI  La aliĝkotizo ne inkluzivas ajnan asekuron, loĝadon, manĝojn,

ekskursojn kaj aliajn eventualajn aparte pagendajn aferojn, pri kiuj informoj, mendiloj kaj prezoj aperos en IPR 2012/1, en la retpaĝaro de ILEI kaj tra aliaj komunikkanaloj.  50% de la aliĝkotizo kaj 80% de la sumo por mendoj estos repagitaj, se la aliĝinto malaliĝos pro valida kaŭzo antaŭ la 15-a de junio 2012. Malaliĝinte pro valida kaŭzo antaŭ la 1-a de julio 2012, la aliĝinto rericevos 60% de la sumo por mendoj, sed ne la aliĝkotizon. Malaliĝinte pli poste, la aliĝinto ne ricevos ajnan repagon.  Kaze de ne-okazigo de mendita servo (ekz. pro ne sufiĉa kvanto de aliĝantoj), la pagita sumo por la koncerna servo estos repagita.  Konferencaneco estas transdonebla, sed necesas alpagi la diferencon depende de la lando kaj aliĝperiodo. ILEI ne repagas la diferencon kaze de transdono al aliĝanto en malpli kosta kategorio.

Citaĵo el la konferenca regularo: 6. Konferencanoj devas fari nenion, kio kontraŭas la Konferencan Regularon aŭ malutilas al la ILEI-Konferenco kaj devas submetiĝi al la leĝoj de la lando, kie okazas la ILEI-Konferenco. 7. Ĉiu vendado de varoj en ILEI-Konferenco bezonas antaŭan aprobon de la Estraro, kiu starigas la kondiĉojn. Skriba peto pri tia agado estu liverita al la Estrarano pri Konferencoj nepre antaŭ la 30-a de junio de la konferenca jaro.

Subtenu aliajn Kiel kutime, ankaŭ ĉi-jare ni petas vin laŭeble subteni ne-pagipovajn kolegojn kaj la agadon de ILEI ĝenerale. Vi povos aldone al via aliĝo donaci al la Koleghelpa Kaso (per kiu ILEI membrigas ne-pagipovajn instruistojn), al la Fonduso Dazzini (subteno al ne-pagipovaj partoprenantoj de konferenco), al la konferenca kaso ktp. Legu pli: http://ilei.info/dok/ Kasoj%20de%20ILEI.pdf

Kontakto, kien sendi paperan aliĝilon Bonvolu neniam skribi al la konferencejo, sed nur al la estrarano pri konferenco 2012: Radojica Petrović, Bulevar oslobodjenja 36/14, RS32000 Čačak, Serbio; retadreso: rade@ikso.net; aŭ al info@ilei.info.

IPR 11/440

— página 41 del PDF —

Nia konferencejo en Kunming

Informoj pri ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Mireille Grosjean (prezidanto), Mónika Molnár (vicprez.), Reza Torabi (sekretario), Karine Arakelian, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis. Kontrola: Ulla Luin, Simon Smits, Rudi Koot. Lerneja: Julián Hernández (gvid.), Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Tieko Isikawa, Marija Jerković, Luigia Madella, Jacqueline Poux, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas (Estrare: Stefan MacGill). Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny (Estrare: Radojica Petrović). Universitata: Duncan Charters (gvid.), Aida Čižikaitė, Renato Corsetti, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat.

Kunlaborantaj institucioj EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi. E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net.

IPR 11/441

— página 42 del PDF —

ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49)55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Stefan MacGill. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Petra Smidéliusz. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto kaj Akomitatano de ILEI ĉe UEA: Stefan MacGill.. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont. UN (Unuiĝintaj Nacioj): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, R. Glossop, L. Biró. UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: François Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR-75019 Paris, francois.lojacomo@wanadoo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@aliceadsl.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60.

Membreco kaj pagado por aliaj servoj Membreco (pagita ĝis la 31a de decembro 2011) kostas 18 EUR en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 9 EUR en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 8 EUR por la A-landoj kaj 4 EUR por la B-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al Julija BATRAKOVA, p/a Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, <persiko@mail.ru>. La pagoj povas okazi pere de la nederlanda ILEI-konto, al la ILEI-konto ĉe UEA aŭ al la sveda konto: * Pagoj al la nederlanda konto de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bv. aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo). * Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku viajn nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo). * Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Swedbank. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT-kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio. * Simpla abono de IPR sen membreco: 18 EUR. Reklamtarifoj por IPR: 180 EUR por plena, 110 EUR por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktejo: NÉMETH József, HU-8531 IHÁSZ, Fő u. 41/5, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-89) 356-050. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <r.moerbeek@kpnmail.nl>.

La nunan numeron ni sendis al la presejo 5 decembro 2011, redaktofino por la sekva numero 15 januaro 2012.

IPR 11/442

— página 43 del PDF —

La 1-a ILEI-Seminario en Orienta Azio – ISOA (vd. p.23)

IPR 11/443

IPR 2012/1

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Redakta komitato: Jozsef Nemeth (red.) Luiza Carol

Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek

Kunlaborantoj

de la aktuala numero: Vera Barandovska-Frank Duncan Charters

Chen Ji

Mireille Grosjean Dennis Keefe

Zsofia Korody

Ilona Koutny

Katalin Kovats

Stefan MacGill Radojica Petroviĉ Germain Pirlot

Yu Jianchao

Elei

pln ro

Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031 Jarkolekto 42 – trimonata

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO.

— página 2 del PDF —

ENHAVO

Jozefo NEMETH: Enkonduko……………..esceineinennennnennesneneeeneeneeneennenn enen nere nneea teat 3 Stefan MACGILL: Atingoplenan novan jaron por ni en ILEN! …………..ueseseeennennnneo 4 Duncan CHARTERS: La Arto de Komunikado, Komunikado de Arto …………………… 7 YU Jianchao: Supera Eduko de Esperanto en Cinio……………….ese esee eeneneneneneneneteno l Dennis KEEFE: BEK-Kurso: Netradicia maniero por instrui la prefiksojn […] ….18 Katalin KOVATS: Panteono por niaj eminentaj pedagogoj ……………..v.se sesono nene nneo 23 [lona KOUTNY: Porinstruista ekzameno kaj kvina starto de nova [ …] ..-.-.-.-.-.-.—- 24 Zsofia KORODY: GRUNDTVIG-projekto enkadre de la Dumviva Lernado […] …27 Por via notlibro ……………..eueesceeseeeeeeennnnnnnnnnnennennnnninn tn nknnkneten ke enPenKeekeeeerknrIer teI IIIIN 32 Reago (Germain PIRLOT) …………….sseseeeneneeeeeeeneeeneeeeeeeeeeeeeetrteentee eetere PKP PIIIIINIS 32 La Dua Komuniko de la 45-a Konferenco de ILEI (Radojica PETROVIĈ) ………….. 36 Informoj pri ILEI …………esssseseseusesenanenneneonnnnnnanannnnannennannnknnaneaeneteeeeeeete sanne 40

ESTRARO DE LA LIGO

Prezidanto: Stefan MACGILL, Pannonia u. 30.1.6, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel. (436 1) 349-5207, «stefan.macgilldgmail.com~. Kunordigo, eksteraj rilatoj, regularoj, partneroj, “esperanto125”, Juna amiko

Vicprez.: Duncan CHARTERS, PO Box 100, Elsah, Illinois 62028-0100, Usono. Tel.(7-1)618 3745252, fakso:(11)618 3745465, «duncan.charters(Qgmail.com~. Universitata kaj scienca agado/komisiono, instru-teknologia evoluo.

Sekretario: HUANG Yinbao (Trezoro), Jingchuan-Xian, Esperanto-box 168007, Pingliang, Gansu, CN-744300, Ĉinio. Tel. (486) 18893316800, «ilei.sekretario (dgmail.com”, por membro-administrado: «ilei.oficejo(dgmail.com».

Estrarano pri financoj: Julija BATRAKOVA, Rusio/Hago, Nederlando. | Tel. (431) 252 515331, spersiko(dmail.ru~. Financaj kaj kasistaj aferoj.

Estrarano: Zsofia KORODY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (49) 5521-5983, | «zsofia.korody(desperanto.de~. E-centroj, instrukapabligado, ekzamenoj.

Estrarano: Radojica PETROVIĈ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Caĉak, Serbio. Tel. (4381 32) 371053, fakso: (7381 32) 342101, «radojica.petrovic.rs (dgmail.com~. Edukprojektoj, konferencoj, informado, terminara komisiono.

Estrarano: Julian HERNANDEZ ANGULO, Arbol Seco 371B e/Clavel y Santo Tomas, Centro Habana, Ciudad Habana, Tel. (453) 6404484, «julian(desperanto.co.cu». Landa agado, komisiono pri lerneja agado.

Titolpaĝe: Studentino de la Artkolegio en popolkostumo de sia etno dum la bonveniga koncerto en Kunming (vd p.36). Dorskovrile supre: Dennis Keefe, la «esperantisto de la jaro 2011” transprenas sian diplomon de Katalin Kovats sur E-Insulo en Ĉinio (lian artikolon vd sur p.18); malsupre: Arko, Radojica kaj Trigo dum interparolo kun la kolegiestro en Kunming (vd p.36)

Scienca Komitato

Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE’

Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko

Membroj:

Vera Barandovska-Frank, Germanio, Universitat Paderborn; AIS?

Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah

Renato Corsetti, Italio, Universita degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE’

Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE’

Michel Duc Goninaz, Francio, Universitĉ de Provence; AdE!

Aloyzas Gudaviĉius, Litovio, Siauliu universitetas

Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam

Boris Kolker, Usono; AdE’

Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE’

Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagiellonski w Krakowie

Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE’

Aleksandr Melnikov, Rusio, AKAaNEMHA CENBCKOXOZAĤCTBEHHOTO MarmnnocrpoeHu1

Radojica Petroviĉ, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu

Balazs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudomanyi Intezet

Sekretario: Aida ĈiZikaite, Litovio

IPR 12/1572

«AdE — Akademio de Esperanto PAIS — Akademio Internacia de la Sciencoj, San-Marino

Enkonduko

Karaj Legantoj,

pro hazardaj (eksterredakciaj) koincidoj, la nuna numero de IPR devas fermiĝi prokraste, pardonu… Verkante la enkondukon, miaj pensoj estas profunde ambivalencaj. Unuflanke mi ĝojas pri la sukcesoj en Pollando, Germanio, Slovakio kaj Ĉinio, pri la sukcesa antaŭpreparo de nia 45-a Konferenco en Kunming kaj pri la valoraj fakaj artikoloj mun aperigataj (jene mi petas pardonon de aŭtoroj, kies artikoloj povos aperi nur aprile); aliflanke mi malĝojas, ĉar dum 2011 ni perdis ĉ. 100 membrojn de ILEI, t.e. pli ol 10 Yo-ojn el niaj membroj. Reage al tio, kaj ILEI kaj ĝia organo IPR devas analizi sin mem, kiel eliri el tiu ĉi situacio. Unu eblo estas la ŝparado. Pri tio la komitatanoj nun estas voĉdonantaj, kaj ĝi havos sekvojn ankaŭ por nia revuo (vd p. 6). Alia, pli oportuna eblo estas plibonigi nian laboron. Se temas pri IPR: ni atendas viajn konsilojn, en kiun direkton ni evoluigu ĝin por servi pli bone la interesojn de la legantaro. La komitatanoj nun voĉdonos ankaŭ pri la Regularo de la Scienca Komitato, kiu helpas certigi la sciencan nivelon de IPR. Sed krom esti scienca, la revuo devas esti ankaŭ „Interesa”. Ankaŭ por tio ni petas vian helpon.

Jozefo NEMETH, redaktoro

IPR 12/173

— página 3 del PDF —

Atingoplenan novan jaron por ni en ILEI !

Jam 2012! Tempo pritaksi 2011 kaj listigi defiojn por la lastaj ses monatoj de la mandato de la nuna ILEI-estraro. Jen okazo preni rigardon pli vaste ol la nuraj horizontoj de nia Ligo, por konstati, ke jam delonge ILEI fariĝis la dua ludanto sur la movada firmamento. Ni pri tio rajtas fieri — ĉar atingita per solida laboro kaj renovigaj streboj, sed samtempe ni devas duobligi niajn fortojn por digne plenumadi tiun rolon.

La novjara mesaĝo dissendita en la 3la de decembro 2011 resumis la atingojn de la lasta jaro; por IPR ni ne ripetu ilin; rigardu ilin en la enira paĝo de www.ilei.info. Nia nuna mesaĝo, pretigita — tre konvene — dum la ĉina novjaro, prefere rigardu antaŭen. Kion ni planas por la nova jaro?

e Intensigo de nia kunlaborada kaj gvida rolo en la preparoj por la 125- Jara jubileo de Esperanto.

e Konkretigo de la kunlaboro kun IFEF pri komuna seminario en la fervojista kongreso en majo (vidu paĝon 33).

e Pretigo de modulara, fleksebla skemo por instruista trejnado, realigebla en plej diversaj lokoj, manieroj kaj cirkonstancoj.

e Orda transdono de la liga regado al nova estraro. Tiucele deko da gvidiloj estas verkitaj kaj afiŝitaj, kiel tria tavolo en la vico “Statuto- Regularo-Gvidilo”.

e Sukcesa realigo de la 45a Konferenco de ILEI en Kunming, kun bona partopren-nombro el diversaj kontinentoj, neforgeseblaj interkulturaj spertoj kaj valora programo. Tiucele nia respondeculo vizitis Ĉinion en novembro 2011, kaj abundaj informoj estas transdonitaj.

e Simila sukceso por la planata universitata simpozio, kiu povos eĉ atingi danajn nivelojn, dank” al bonaj kontaktoj kun universitatoj en Kunming kaj Pekino.

Taskoj kaj defioj obstinas resti. Ni ne balau ilin subtapiŝen: serioza novjara mesaĝo devas ne nur saluti kaj bondeziri, skizi la tuj venontajn planojn, sed ankaŭ esplori niajn mankojn. Ni devas…

» Evoluigi la multlingvan retejon ĝis ni povos ĝin malfermi publike. e Trovi novajn redaktorojn por pluvivigi la revuon Juna amiko, kaj trovi por ĝi varbiston.

IPR 12/1»4

e Eldoni serion de bazaj du-lingvaj varbiloj (E-o = alia lingvo) post trovo de monrimedoj por tio.

“Aperigi la rezultojn de la tre sukcesa simpozio, okazigita kadre de nia dana konferenco.

Daŭrigi la renovigon de nia Statuto, por ke la Ligo povu pli konvene funkcii.

“Daŭrigi la delongan serĉon por ke iu prizorgu niajn eksterajn rilatojn kaj nian historion.

„Daŭrigi la provon akiri kontaktpersonon en Britio kaj Rusio por ke tiuj landoj revenu al ILEI.

“Preni kontakton kun aktivuloj en Irano por restarigi sekcion tie; maturigi la peton el Armenio.

„ Aktivi kun Latinameriko, por akiri sekciojn en Argentino, Bolivio, Urugvajo, Nikaragvo…

e Starigi kontaktojn kun Vjetnamio, prepare al la UK tie kaj starigo de kurso antaŭ aŭ dum la UK.

e Labori plu por la nomumo de reprezentantoj en Mongolio, Indonezio, Nepalo, Vjetnamio.

» Meti la financadon de la laboroj sur finance subtenebla bazo sen ĉiujaraj deficitoj.

e Porti la naskiĝantan “oficejon de ILEI” al plena funkciado, sur

– stabila ekonomia bazo.

„Surfote: Bonveniga koncerto en Kunming honore al la konferenca laborgrupo de ILEI (vidu pli sur p.36)

Vi vidas, ke la subkuŝanta komunaĵo al ĉio tio estas niaj limigitaj laborfortoj kaj la malfacileco konvinki niajn membrojn kaj aliajn kontribui kaj kunlabori ĝuste kun ILEI ene de internacia kadro, kiam malfermiĝas ĉiam pli da projektoj kaj iniciatoj tra la mondo. Ni laŭeble kunlaboras kun

IPR 12/1»5

— página 4 del PDF —

tiaj elpaŝoj, kiam iliaj celoj paralelas niajn. Sed la fakto restas, ke tia kreskanta plurismo limigas la laborfortojn kaj financajn rimedojn je la dispono de nia Ligo.

Kelkaj linioj pri niaj plej urĝaj taskoj tra la nuna monato: ni nun luktas fermi la membrajn kaj financajn finkalkulojn por 2011. Klare ni frontas signifan deficiton, eventuale iom malpli ol tiu buĝetita kaj akceptita. Kj ĉiajn laborojn, ni atendas konsternan falon en nia membreco | je ĉl (j kompare kun 2010. Nia buĝeto 2012 jam trairis seson da iteracioj; Karm ĉiaj klopodoj, ĝi neniel povas eviti la refojan proponon de signifa de icito (ĉ. 790 de nia suma kapitalo). Agado kostas. Eĉ tiu nivelo estis atingita nur per fortranĉo de printempa estrarkunsido, triona redukto en honorarioj por niaj aktivuloj kaj en repagoj de estraranaj kostoj, tranĉoj en la kostoj de LI revuoj (atingota manke de aliaj solvoj, per malpliigo de la kolora preza o) kaj rezigno pri ĉia eldona agado. Pri 2012, nia sekretario nun laboras organizi la subtenojn de la Koleghelpa Kaso; la jarfina kotizaltigo spronis signifan nombron da fruaj remembrigoj — ni laboregas dokumenti la rezulton de tio ene de januaro. Ni vivas en viglaj tempoj.

Ni tamen bonvenigu la novan jaron, sed tio ne eblas sen dankoj pri la pasinta, ĉar eĉ la eta ILEI dependas je la kombinitaj streboj de centoj da homoj por pluiri. Mi dankas al la estraraj kolegoj, ni dankas pekar sekciestroj, al komitatanoj pro iliaj pli aktivaj partoprenoj en nia eci a = al la LKK de nia 44a Konferenco en Kopenhago, al nia redaktoro de IPR, Jozefo NEMETH — samtempe prizorganto de nia retejo, al la teamo de Juna amiko, kaj precipe al nia demisianta redaktoro, Gĉza KURUCZ, al niaj partneroj, Katalin KOVATS (edukado.net), Hona KOUTNY (UAM kaj instruista trejnado), la stabanoj de Kastelo Gresillon, la Esperanto-urbo Herzberg kaj amaso da aliaj, tro

multaj por nomi individue.

Per tiuj pensoj, mi deziras al vi ĉiuj nome de ILEI prosperan kaj aktivan jaron en 2012! Estu la drako kun ni!

Stefan MACGILL Prezidanto de ILEI

IPR 12/176

La Arto de Komunikado, Komunikado de Arto

KONFERENCA TEMO:

de Duncan CHARTERS (Usono)

La pasintaj du jaroj atestis seriozajn diskutojn pri temoj gravaj por nia laboro kaj por la evoluo de la monda edukado. E-o jam montris, ke ĝi havas la rimedojn por fariĝi utila metodo atingi la celojn de la „Internacia Jaro por la Proksimigo de Kulturoj” (Kubo 2010), ĉar edukado per E-o kaj ĝia praktika aplikado nature kondukas al la deziro konatiĝi kun aliaj kulturoj kaj kompreni ilin pli bone kaj kun pli c= da akceptemo, kaj donas praktikajn okazojn por x | realigi tiujn celojn. En 2011, ni konsideris en 5, Kopenhago la temon „Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado” kaj ni edukiĝis pri la diversaj rimedoj kiujn onikonsideras kaj praktikas por fronti la problemojn de lingva diverseco en edukado kaj la sciencoj, problemojn kiujn ne solvas ĉiam pli vasta uzado de la angla lingvo.

Ĉi-jare, la loko kaj la landa kulturo de la konferenco de ILEI donas al ni la eblon plilarĝigi nian kulturan perspektivon por devigi nin konsideri ankaŭ aliajn supernaciajn komunikilojn kaj kulturajn transpontilojn. La komunikado mem estas arto, kiu sukcesas aŭ malsukcesas pro plej diversaj kialoj, inkluzive la trafan uzadon de la nuntempaj teknologiaj rimedoj. Tiuj rimedoj direktas kaj bildigas konceptojn kiuj antaŭe dependis de parolataj aŭ skribitaj vortoj, limigitaj al la apuda ĉeesto de la parolanto aŭ al enmanigita libro. Pro tio ke E-o mem estas baze lingvo, la uzantoj de tiu lingvo povas kredi ke komunikado okazas, kaj pliboniĝas, per elekto de la „ĝusta” lingvo-komunikilo kaj ĉiam pli efika uzado de la parole kaj skribe plej precizaj vortoj kadre de tiu lingvo. Vortoj ja prezentiĝas kiel la plej evidente kompreneblaj signifoportiloj de nia epoko, kaj oni povus kredi ke „komunikado” realiĝas precipe aŭ preskaŭ ekskluzive je la nivelo de ties kompetenta prezentado. Tamen ĉu komunikado okazas ekster la limiga kadro de vortoj? Edward HALL kaj aliaj antropologoj asertis ke ĝis 8090 de la interhoma komunikado estas ekstervorta. Tion oni devas difini, tamen la aserto mem estas pensiga kaj alirebla diversmaniere. Nur por komenci,

IPR 12/157

— página 5 del PDF —

kiom gravas la kinetiko aplikata al gestoj, gestolingvoj, la esprimiĝo de sentoj per mienoj, krioj, muziko, desegnoj, pentrado? Komunikado ne estas nur intelekta ekzerco.

Lastatempe aperis la filmo „La Artisto”, kiu gajnis tiom da atento kaj premioj, ke ĝi kandidatas por la kinoprodukto de la jaro. Kio ĝin karakterizas? La fakto ke ĝi tiel sukcese revenigas la spektantojn al la modo de la malnovaj „silentaj” filmoj, kiuj estis la solaj antaŭ ol la teknologio permesis la aldonon de la voĉoj de la geaktoroj. Ne nur per vortoj «i komprenas la rilatojn inter la homoj, inter hundo kaj ĝia ——n Si emociojn, la sentojn, la tragediojn kaj triumfojn de la homa vivo kaj e la homaj rilatoj kun siaj samhomoj kaj kun sia mondo. Jes, oni ŝpareme uzadis transskribadon de supozataj dialogpartoj, kio ĝenis per interrompado de la bildoj de la filmo, sed tio estis malgranda parto de la tuta arto komuniki sen parolado.

Muziko komunikas sentojn, ofte pli efike ol vortoj, harmoniante Mo reagoj de la publiko antaŭ la vidataj scenoj. Silento mem Il i rifuzante interpreti tion kio okazas surekrane por ke ĉiu individua spek e devu pensi kaj senti por si mem. Tiel povis vekiĝi tute individue emocioj de ĝojo, timo, kompato, vere aŭtentikaj homsentoj, kiuj povas ‘ re Dur interpretaj, sed aginstigaj kaj vivŝanĝaj. Kaj tio povis unuigi pub ikon kun alvenintan al la samaj emociaj konkludoj pri la spektitaj scenoj. Kino sa unu el la novaj artoj, kiu antaŭe devis resti senvorta (almenaŭ parole) se neniam estis vere tiel silenta kiel oni povas supozi. Multajn tiajn En akompanis konstante orgenmuziko aŭ eĉ tuta orkestro, kiel Ln pli popularas ĉe la loka simfoni-orkestro en nia apuda grandurbo San pia uso, Sed kio pri la pure senvorta arto (ankaŭ ne Ĉiam silenta, ĉar ekzistas moderna arto moviĝanta, aŭ kun integritaj sonoj)?

Permesu al mi nun citi ekzemplojn el spertoj en mia propra BERNA Principia, kie edukiĝas lernejanoj de la infanĝardeno ĝis universitata nivelo.

En nia elementa lernejo, infanoj el tri lernojaroj partoprenas programon de interŝanĝado de arto kun lernejanoj loĝantaj en Latinameriko. La ra mon organizas „Creative Connections” (Kreemaj Konektoj), La akor entrepreno pri kulturaj interŝanĝoj, fondita de Alan Steckler, diplomito de la du plej superaj niveloj de la lernejo. La lernejanoj kunlaboris kun siaj

IPR 12/1»8

ĉefinstruistoj kaj kun instruistoj pri arto por krei pentraĵojn, kiuj montru kiel vivas ĉiutage loĝantoj de Usono. Antaŭ la Ĵus pasinta Kristnaska ferioperiodo, kopioj de la pentraĵoj estis afiŝitaj ekster la klasĉambroj, por ke ĉiuj preterpasantoj povu rigardi kaj prijuĝi la aŭtentikecon de la reprezentado de la usona vivo, kies originalojn la organiza entrepreno sendis al diversaj regionoj kaj landoj de Latinameriko. La lernejanoj en Latinameriko dumtempe preparadis siajn artverkojn por sendado al aliaj landoj, inkluzive al tiuj samaj klasoj de Principia, kiuj kreis perspektivojn pri sia vivo por dividi ilin kun la latinamerikanoj. La grupoj sisteme studos la bildojn, kiujn ili reciproke sendis, kaj faros konkludojn pri la kulturo en kiu loĝas iliaj „geamikoj”, kun kiuj ili komunikiĝis tute senvorte. Baldaŭ en la printempo oni afiŝos la arton ricevitan apud la arto sendita, por ke la kontrastojn observu kaj prikomentu la lernejanoj, instruistoj kaj administrantoj, la gepatroj de la lernejanoj kaj aliaj vizitantoj al la lernejo.

Je universitata nivelo, kie mi laboras en la Kolegio, profesoro pri historio lastatempe eniris en la por li novan kampon de instruado de arthistorio. Kial? Parte pro tio, ke li kiel diplomato spertis la profundan efikon de la arto en la historio, politiko, regado kaj religio, samkiel ĝian rilaton al ĉiu el ili. La arto, same kiel la literaturo, povas esti efika armilo kontraŭ maljusteco kaj kruela konduto (Guernica de Picasso estu nur unu el multegaj ekzemploj), kaj efektive pli efika en la senco ke la mesaĝo povas komunikiĝi tuj ekde la unua ekvido kaj reago de la observanto. Arto povas ne nur pliriĉigi sed ankaŭ ŝanĝi kulturojn. Arto povas inspiri, plibeligi kaj plinobligi la vivon, sed aliflanke ĝi uzeblas por vendi produktojn, primoki, atenci aŭ refortigi valorojn bonajn kaj malbonajn. Tiun profesoron pri interalie germana historio influis gastprofesorino el Germanio, d-rino Annette KREUTZIGER-HERR, fake konata pro siaj muzikologiaj kaj artaj kulturstudoj. Ŝi, en prelego al la universitata komunumo per unike kreivaj bildoj, substrekis kiom kaj kiel efike nuntempaj artistoj komunikas pri la problemoj de naturkonservado, tergloba varmiĝo kaj aliaj preme gravaj temoj kiuj rilatas al la kvalito de la homa VIVO sur nia planedo. El la hodiaŭa arto ni povas sperti la nekredeblan belecon de la naturo, kiun ni ne povas persone viziti aŭ eĉ surloke ne povas plene enpreni en la konscion.

Tamen, kontraŭe kapablas ŝoki nin ofte intensaj kaj eĉ korŝiraj

reprezentadoj de naturdetruado, ekzemple perfortado de la loĝejoj de senkulpaj bestoj, ofte ŝajne vane protektantaj siajn idojn kaj estontecon

IPR 12/1»9

— página 6 del PDF —

kontraŭ atencoj kaj altrudoj de la tiel nomita civilizo kaj ĝiaj reprezentantoj kaj konsekvencoj. El tiaj bildoj observanto povas konkludi, ke necesas protesti kontraŭ agoj kiuj esence malplivalorigas la homajn dignon kaj idealojn. Artistoj do povas helpi al la homaro rekonektiĝi kun la naturo, deziri ĝin kompreni, konservi kaj glorigi. La arto povas leviĝi kontraŭ ekonomia kaj politika potenco, montri veron kiun ne volas akcepti diktatoroj, komercistoj, aŭ ĉiuj individuoj pli interesataj de propra profito aŭ memvanto. Pro tio ke la arto ne konas landlimojn, ĝi havas potencialon ĝis nun ne ekspluatitan por transponti kulturajn, lingvajn kaj sociajn barilojn. La arto, aŭ belarto en siaj diversaj formoj, povas devigi nin pli humile sinteni antaŭ nia evidenta nescio pri tio kio estas la naturo kaj ĝiaj bezonoj, kaj pri la kondiĉoj de niaj kunhomoj. Laste, la arto estas interspecia, ĉar ne NECESE limigita al la homaro, do malfermas pli vastajn perspektivojn kie la lingva komunikado ne sukcesus penetri.

Kolego kaj amiko mia, James Schmidt, emerita profesoro pri arto diversmedia, klarigis ke la arto ne nur estas nelimigita, sed ankaŭ neniam izolita. Dum la tuta kariero li interesiĝis pri la ĉiutaga aplikado de arto al la

homa vivo, kio kondukis lin al studado pri teksaĵoj kaj kiel ili sukcesas

plibeligi niajn vestaĵojn, hejmojn, artan senton kiel normala parto de la ĉirkaŭaĵo. Artisto povas trovi belecon en ĉio kio ĉirkaŭas, eĉ grandskale sen unu piedpaŝo. Tamen vojaĝado estas esenca parto de la vivo de artisto, ĉar ĉiam stimula: subite prezentiĝas tute malsamaj kulminaj kuniĝoj de teksaĵoj, formoj, pejzaĝoj kaj koloroj. Kiu vojaĝo aparte efikis sur lian perspektivon aŭ plej multe ŝanĝis ĝin? Efektive vojaĝo al Ĉinio. Kie la vasta uzado de vivplenaj koloroj kaj interesa kaligrafio aparte lin impresis, kaj spronis plurajn novajn artverkojn el liaj propraj metiiloj. Kio memorigas pri Ĉinio, ke ekde la unuaj momentoj kiam ili lernas skribi, ĉinaj infanoj laboras kiel artistoj, tiel ke la arto profunde enradikiĝas en la ĉinan vivsperton kaj interpretadon de ilia mondo. Sen arto, ĉu ni havus historion, civilizon kaj la eblon sekvi ĝian evoluadon tra la jarcentoj? Kiel konkludis Prof. KREUTZIGER-HERR, sen arto la natursciencoj regus la mondon.

Ĉu dezirinda estonteco?

D-ro CHARTERS estas profesoro de la Katedro Cornelius Ayer kaj Muriel

Prindle Wood pri humanismaj studoj en la universitato Principia College, Usono, kaj servas kiel vicprezidanto de ILEI.

IPR 12/11710

Supera Eduko de Esperanto en Ĉinio

Esperanto-kursoj de Ĉina Komunika Universitato (YU Jianchao, Kopenhago, julio 2011)

Somere de 2010 diplomiĝis 10 studentoj en la E-Fako de Fremdlingva Kolegio en Cina Komunika Universitato. Sep el ili eklaboris en la E- redakcioj de Ĉina Radio Internacia, El Popola Ĉinio kaj Ĉina E-Ligo. Tiu kurso estis «jam la sesa, kiu kapabligis E-fakulojn por la — institucioj. Cina Komunika Universitato estas la sola supera lernejo kiu establis la E-fakon jam antaŭ 60 jaroj.

Dum la pasinta duona jarcento, kvankam kelkfoje ŝanĝiĝis la nomo, tamen la lernejo (nun Cina Komunika Universitato) heredis la tradicion kapabligi E-fakulojn por nia afero. En la lastaj pli ol 50 jaroj eliris el la E-fako de la universitato ĉirkaŭ 60 studentoj, kiuj profesie laboras per E-o, iasence por E-o. Inter ili troviĝas meritoplena Dai Songen (forpasinta), elstaraj Tan Xiuzhu, Hang Jun (forpasinta) Yu Tao…, veteranaj Li Yuping, Wan Yuqin kaj freŝa Wang Shanshan… : En tiu ĉi raporto ni rigardu la historion, kiel la E-kursoj en la Fremdlingva Fakultato de Pekina Disaŭdiga Instituto disvolviĝis al la E-fako ene de la nuna Fremdlingva Kolegio de Ĉina Komunika Universitato.

I. Kial oni establis Esperanto-fakon en ĈKU?

La ĉina E-movado ludis gravan rolon en la ĉina historio. Post la fondiĝo de la nova Cinio, la Esperanta laboro estis laŭdata de la registaro. En 1950 aperis la Esperanta revuo E/ Popola Ĉinio; en 1951 fondiĝis Ĉina E-Ligo;

fine de 1964 ekfunkciis la E-elsendo de Radio Pekina (nun Ĉina Radio Internacia).

1. Kial Ĉinio starigis la E-fakon en Supera Lernejo

En sia libro Memorando de Cina Es, ] inj ipi ( peranto-Ligo, sinjoro Hou Zh (eksa direktoro de la revuo EPC) notis: ; –

e La 11-an de marto 1951 fondiĝis la Ĉina Esperanto-Ligo en Pekino (tamen en 1953 ĉesis la funkciado de la Ligo).

e En majo 1956 sinjoro Hujucz (vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso) estis invitita viziti Moskvon kaj

IPR 12/1»11

— página 7 del PDF —

Ĉeĥion. Dum la vizito li spertis la tieajn E-agadojn. Reveninte, li raportis al la ŝtata konsilantaro kaj petis refunkciigi la laborojn de ĈEL. Julie vicĉefministro Chen Yi faris instrukcion, ke ĈEL refunkciu.

e Januare 1957 ĈEL ĉiufacete revigliĝis, kaj decembre reaperis la revuo EPĈ.

e Julie 1962 la propaganda departemento aprobis, ke la Ligo estu sub la Komitato por la Laboroj de Fremdaj Lingvoj

e Julie 1963 Pekino okazigis ekspozicion pri E-o. La 25-an de julio inaŭguriĝis la unua tutlanda kunsido de E-o. Vicĉefministro Chen Yi faris parolon kaj laŭdis la Esperantajn laborojn. Aŭguste ĈEL proponis al la Eduka Ministerio, ke en iuj superaj lernejoj funkciu kurso de E-o. La propono estis akceptita.

2. Establo de Esperanto-fako A N Fine de la 50-aj jaroj vicprezidanto de ĈEL sinjoro Ĵelezo, ĉefsekretario de la ligo Chen Yuan kaj kelkaj veteranoj faris provon de E-elsendo ĉe Radio

Pekino (la nuna Ĉina Radio Internacia). En 1959 la radio komencis prepari E-elsendon. Sekve la fremdlingva fakultato de Pekina Disaŭdiga Instituto

establis la E-fakon.

Nl. Skizo pri ĈKU kaj ĝia Esperanto-fako

Ĉina Komunika Universitato estas grava supera lernejo sub la Eduka Ministerio. Komence ĝi estis unu el la sekcioj de la Centra Disaŭdiga Buroo (fondita en 1954) por trejni radio-teknikistojn. Aprile de 1959, aprobite de la ŝtata konsilantaro, el la sekcio oni lanĉis Pekinan Disaŭdigan Instituton. Aŭguste 2004 ĝi ŝanĝis sian nomon en Ĉinan Komunikan Universitaton.

1. Esperanto-fako de ĈKU

En 1961 Pekina Disaŭdiga Instituto estis rajtigita por funkciigi E-kurson kun la celo klerigi fakulojn por Radio Pekino, kaj la unuaj du kursoj de E-o komenciĝis respektive en 1961 kaj 1962. La du kursoj estis por unu jaro kaj por unu jaro kaj duono. Entute estis 6 studentoj.

Oktobre 1964 Pekina Disaŭdiga Instituto venigis 20 studentojn el kvin universitatoj, respektive de Pekino, Ŝanhajo kaj Harbino, por la tria E- kurso. La studoperiodo estis unu Jaro kaj duono. En 1989 venis la kvara

IPR 12/1»12

kurso, E-klaso kun 14 studentoj, kiuj lernis E-on du jarojn. En 2003 estis la kvina kurso kun 7 studentoj. Ankaŭ ili havis dujaran studoperiodon.

En 2006 la sesaj kursanoj studis Esperanton kvar jarojn, kaj 12 studentoj aliĝis. Entute 59 studentoj inter 1961 kaj 2010.

2. Instruistoj

Pro la limigita aplikado de la lingvo, Pekina Disaŭdiga Instituto havas neniun lokon por E-instruisto. Frutempaj kursoj estis gvidataj de sinjoroj Venlo Fon, Zensto kaj Li Shijun (Laŭlum). En 1964 du diplomitoj Hang Jun kaj Zhan Xuede, restis en la instituto kiel E-instruistoj. Tamen dum la dekjara kultura revolucio (1966-1976) ĉe la instituto ĉesis ĉiaj instruoj, kaj la du diplomitoj eklaboris en Radio Pekina. Mis De 1989 la instruistoj por la E-kurso de Pekina Disaŭdiga Instituto estis dungitaj ofte de CRI kaj EPC. Ili estis studentoj de la instituto, ekzemple == prego Li Yuping, Xue Meixian, Zhang Haiping… ĵ En sinjoro Li Weilun estis invitita ki Ĉ 1 i Cina Fremdlingva Universitato. «ese En 2006, en la kvarjara kurso, Tan Xiuzhu, Yu Jianchao, Liu Caisheng Zhao Jianping kaj Hou Zhiping laŭfake (intensiva legado, ampleksa legado, verkado, tradukado, parolo, aŭskulto, historio…) instruis la E-skadentojn,

(Inter ili Tan, Liu, Yu estis studentoj d ŭaj ĵ i ; : j de la antaŭaj E-k Disaŭdiga Instituto.) aes

3. Lernoobjektoj

Por la unuaj du kursoj (1961, 1962) la lernoobjektoj estas relative simplaj; por la dujaraj kursoj, nome tiuj respektive en 1989 kaj 2003, aldoniĝis la lernoobjektoj pri komunikaj rimedoj kiel televido kaj fotado; por studentoj

lernoobjektoj.

4. Lernolibroj

Ne estis taŭgaj lernolibroj. Plej multaj lernolibroj estas kompilitaj de ĉinaj veteranoj „ ekzemple de Venlo Fon, Li Shijun (Laŭlum) kaj Li Weilun. Ni uzis ankaŭ la librojn Paŝoj al plena posedo (de William Auld) kaj Faktoj kaj fantazioj (de Marjorie Boulton)…. Krome, ni mem kompilis legaĵojn.

5. Praktikado

Studentoj povas fari praktikan laboron senpere en EPĈ kaj ĈRI, tamen mankas al ili la ŝanco lerni eksterlande. Ili faris interŝanĝojn kun

IPR 12/1713

— página 8 del PDF —

eksterlandaj esperantistoj per korespondado, tamen tre malofte ili renkontiĝis kun fremdlandaj samideanoj. Estas feliĉe, ke kursanoj en la periodo de 2003 ĝis 2005 spertis la pekinan UK-on en 2004.

INI. Disvolviĝo kaj ŝanĝiĝo de Esperanto-fako

1. Esperanto-kurso kadre de Fakultato Fremdlingva

Estis tri kursoj kun 26 lernantoj respektive en 1961, 1962 kaj 1964:

— En 1961 tri studentoj el ĵurnalisma fako estis elektitaj por studi E-on, la studperiodo estis unu jaro.

— En 1962 tri studentoj, ankaŭ el ĵurnalisma fako, konsistigis la duan kurson kun studperiodo de unu jaro kaj duono.

— En 1964 dudek studentoj, plejparte el la ruslingva fako de kvin superaj lernejoj respektive de Pekino, Ŝanhajo kaj Harbino, konsistigis la trian kurson de Esperanto por dujara studoperiodo

(Estas sciate, ke Ĉinio suferis de la 10-jara kultura revolucio de 1966 ĝis 1976. Ankaŭ Pekina Disaŭdiga Instituto suspendiĝis dum la 10 jaroj. La E- fako venigis neniun studenton ĝis 1989, kiam Ĉinio aktive prepariĝis por la 5-a Azi-Pacifika Kongreso de Esperanto en Qingdao 1992).

2. Esperanto-fako sub Fakultato de Internacia Ĵurnalismo

En 1989 dek du studentoj kaj du (por plua studado el Qingdao) konsistigis la kvaran E-kurson kadre de fakultato de Internacia Ĵurnalismo de Pekina Disaŭdiga Instituto. La studentoj en la dua studjaro venis el fakultatoj respektive de ĵurnalismo, dramaturgio, televizio, elektronika inĝenierio, parolarto. Tiuj sin anoncis por lerni E-on en la postaj du jaroj de sia studado en Pekina Disaŭdiga Instituto. Ili lernis Esperanton du jarojn.

3. Esperanto-fako de Kolegio de Internacia Komunikado

En 2003, proponite de Ĉina Radio Internacia, Pekina Disaŭdiga Instituto ree funkciigis E-kurson sub la Kolegio de Internacia Komuniko, kaj 7 studentoj en la dua studjaro venis el aliaj fakoj. Feliĉe ili kaptis la ŝancon partopreni kiel volontuloj en la 89-a UK en Pekino 2004.

Ekde sia diplomiĝo, ili laboras respektive en EPĈ (1), ĈEL (1, ĈRI (4), kaj unu faris pluan studadon eksterlande.

En 2004 Pekina Disaŭdiga Instituto fariĝis Ĉina Komunika Universitato. En 2006 Kolegio de Internacia Komuniko de ĈKU la sesan fojon funkciigis E-kurson. 12 junuloj elektis E-on kiel sian studfakon.

IPR 12/15714

4. Esperanto-fako de F, remdlingva Kolegio

En 2008 la Kolegio de Internacia Komuniko ŝanĝis sian nomon en Fremdlingvan Kolegion. La studentoj de la jaro 2006 spertis la ŝanĝon.

IV. La apogilo de la Esperanto-fako

La kursoj de la E-fako apogas sin sur la lernoobjektoj de la universitato. Frutempe (ekde la komenco) la fremdlingva fakultato estis unu el la tri fakultatoj de Pekina Disaŭdiga Instituto.

En 1982, danke al la subteno de la ŝtata (propaganda, radia kaj televida, eduka) la fak departemento de internacia Ĵurnalismo.

jJ koncernaj departementoj ultato ekzistis plejparte kiel

En 1999 fondiĝis la Kolegio de Internacia Komunikado surbaze de la Fremdlingva Fakultato, kaj poste ĝi fariĝis la Fremdlingva Kolegio en 2008, ĉar tiu titolo pli konformas al aliaj kolegioj de la Universitato (Nun entute estas 18 kolegioj kaj 4 institutoj en la Ĉina Komunika Universitato)

Komence de la 60-aj Jaroj de la pasinta jarcento, la nova Ĉinio troviĝis eŭ Socialisma konstruo. Ĉio estis en burĝono. Studentoj dum la 60-aj jaroj havis la gravan taskon fari internacian komunikadon per E-o kaj disvolvi E-

IPR 12/1»15

— página 9 del PDF —

movadon. Krom E-o, ili lernis ankaŭ ĵurnalismon, radio-teknikon, lingvistikon kaj aliajn. Relative simpla estis la studobjekto. La lernoperiodo estis mallonga, de 1 jaro ĝis 1 jaro kaj duono.

Studentoj de la jaro 1989 havis dujaran studperiodon. Kompare kun la antaŭaj, ili havis novajn studobjektojn, ekz. televidon kaj komputadon.

En la nova jarcento, al la studentoj necesas ellerni komputadon kaj posedi la anglan lingvon je certa grado (almenaŭ Je la grado 6-a).

La 2003-ajaraj studentoj feliĉe partoprenis la 89-an UK en Ĉinio.

En 2006 la universitato unuafoje funkciigis kvarjaran kurson de E-o kaj studentoj estis sukcesintoj en Ŝtata ekzameno. E-o kaj la angla lingvo estis ĉefaj studobjektoj. Krom duobla lernotempo kaj pliaj studoj rilataj al internacia komunikado, la studentoj havis ankaŭ la ŝancon elekti la duan fakon kaj per tio akiri la duan diplomon. Ili laŭplaĉe elektis akcesorajn fakajn objektojn kiel „redaktoro de radio kaj televido”, „ĵurnalismo”, „ciferecaj komunikaj rimedoj” „disaŭdiga kaj animatora arto” ktp.

V. Avantaĝoj kaj mankoj

1. Avantaĝoj

a) Laŭbezone kulturi fakulojn en supera lernejo estas efika metodo por kapabligi E-laborantojn. Teorie la kapabligitaj studentoj aktivu kiel kernaj fortoj de la Ĉina E-Movado.

b) Mallongtempa kapabligado evidentigas la avantaĝon de Esperanto, kiel tion elokvente pruvis la praktikeblo de nia lingvo.

c) La instruistoj dungitaj de EPĈ kaj Radio posedas praktikajn spertojn kaj pri studado (plejparte estis studentoj de la instituto) kaj pri la profesiaj laboroj. La instruado multe ligiĝas kun la laboro, tial la studentoj povas pli rapide alkutimiĝi al sia laboro.

2. Mankoj a) Mankas taŭgaj lernolibroj: mi prenas la 2006-2010-an kurson kiel

ekzemplon. En la komenco ni uzis la lernolibron „Moderna Esperanto” verkitan de sinjoro Li Weilun (invitita el Fremdlingva Universitato) por la intensiva legado, tamen rapide oni finlernis ĝin, tuj sekve ni prenis la libron de William Auld: Paŝoj al plena posedo. Inter la du estas granda distanco. b) La instituto mem ne havas instruiston de Esperanto. Tio estas la manko de faka instruo.

IPR 12/1»716

c) Mankas iuj fak-lecionoj. Ekzemple, oni ne havis lecionojn pri E-histori inkluzive de la E-literaturo, kio estas nepra scio por veraj esperantistoj, precipe tiuj, kiuj profesie laboras per E-o. Por ne paroli pri esperantolo io lingvistiko kaj aliaj rilataj sciencoj. MIS Pri aliaj lecionoj kiel verkado kaj tradukado, nenia lernolibro taŭgas por niaj lernantoj. Mi elektis nur rilatajn artikolojn de famaj esperantistoj kiel Claude Piron, Ivo Lapenna, Edmond Privat kaj aliaj. Iam sinjoro Li Shijun (Laŭlum) kompilis la libron Arto de Traduko, el kiu mi post koe elektis iujn ĉapitrojn por la lecionoj pri tradukado. ĵ

Ni invitis sinjoron Hou Zhiping lekcii pri la ĉina E-movado, sed neniu leciono pri historio de la monda E-movado, neniu leciono pri Esliemturo neniu leciono pri lingvistiko aŭ gramatiko (Esperante) okazis. d) Ne estis interŝanĝoj pri instruado (eĉ inter la engaĝitaj instruistoj malofte Ta; peskar an pri la pedagogio).

e) La instruado ne estis tre bone aranĝi 1 1 i ĝ neesperanta fakulo de la kolegio. El annĝonco

f) Studentoj havis nenian ŝancon fari studan vojaĝon eksterlanden kaj tre malofte renkontiĝis kun alilandaj e-istoj.

VI. Konkludo

1. La espero de la UEA-prezidanto

En supera lernejo kulturado de fakuloj de specialaj lingvoj estas tradicio kaj kiaj rimedo, Cina Komunika Universitato kiel la sola supera lernejo de = Mi «rike metis solidan bazon por levi la ĝeneralan Fine de 2008 la prezidanto de UEA sinjoro Dasgupta vizitis Ĉinan Radion Internacian kaj prelegis en E-kurso (2006-2010) de ĈKU. Tio estis agrabla sperto por la studentoj. Poste li korespondis kun iuj el la studentoj. La 4-an de majo 2009, okaze de la 90-a datreveno de la Ĉina Movado de Studentoj li sendis mesaĝon al ni: „Tiun tagon en 1919 komenciĝis en Ĉinio = socikultura renesanco, tradicie nomata „la movado de la kvara de majo” Car la ĉinoj pretiĝis por tia procezo de tre longe (se ne nepre konscia) ĉi nuraj kvar-kvin monatoj ili trafis profunde ŝanĝi la kulturan staton de sia socio. El tiu fermento naskiĝis (aŭ en iuj sektoroj, reliefiĝis kaj solidiĝis) ĉiuj elementoj en la moderna ĉina pejzaĝo — inkluzive de la fortika Esperanta vizaĝo de tiu unika civilizo. Hodiaŭ ni festas la 90-an datrevenon, do rondciferan, de tiu tute unika evento en la moderna

IPR 12/1» 17

— página 10 del PDF —

historio. Mi volas kunfesti ĝin kun vi ĉiuj. Mi tre esperas, ke per ĉi tiuj vortoj mi akcelas la procezon de pretiĝo por tio, ke post dek jaroj estu eble, ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ inter ĉiuj historie konsciaj esperantistoj, en la fermo de solenaĵoj inde festi la centjariĝon de tiu kultura renesanco”.

. Perspektivo N lamo nun en ĈRI kaj EPĈ esperantisto-fakuloj plejparte el ĈKU. El la historio de la E-eduko en tiu lernejo, ni konkludas, ke supera eduko de E-o en Ĉinio sendube estas sukcesa. La frutempa kultura celo ŝajnis simpla, sed la nuna direktas sin al kulturado de specialistoj interfakaj. AAJ Ekzistas ankoraŭ mankoj en E-eduko en superaj lernejoj de Cinio. Rilate al la fako sub ĈKU, ĝia E-instrua programo ne estas tiel profesia, aperas Iuj eraraj terminoj; mankas taŭgaj lernolibroj; ankoraŭ ne kompletiĝas la eduka programo… N

En 2007 mi estis komiisita de CKU por ellabori projekton pri la establo de la E-fako. Konforme al la universitato, mi faris jenan esprimon laŭ la faka destino: UA ‘ „La E-fako sekvas la principon de la universitato por la specialaj lingvoj: ke la fako estu distinga, kaj ĉiam progresu kun la epoko, ke la studentoj estu kompetentaj kun internacia vidkampo.” |

Tio eble estas panorama perspektivo. Car en la lernejo mem mankas instruistoj de E-o. Se temas pri la efektivigo, la projekto restas nur ideo. Finfine E-o estas lingvo, kvankam artefarita. Kaj oni elmetis, ke la lingvoscienco estas teorio super ĉiuj sciencoj. G1 devas esti inter-, trans-, superkaj mult-scienca. E-o, kiel scienco mem estas ĉioampleksa krom kun lingvistika signifo kaj ĝi devas sciigi ankaŭ pri la movado.

BEK-Kurso: Netradicia maniero por instrui la prefiksojn kaj sufiksojn de Esperanto

RESUMO: Estas multe da manieroj instrui aŭ lerni la prefiksojn kaj sufiksojn de Esperanto. La BEK-kurso sekvas eble unikan vojon kiel vidiĝas el tio, ke BEK ne prezentas afiksojn antaŭ ol la relative flua parolado de la gelernantoj. BEK ne instruas la afiksojn dum klasĉambra periodo: la gelernantoj lernas ilin per la speciala libro NESPO kaj per dulingvaj vortaroj kaj aliaj lerniloj. BEK tamen jes ja kvizas kaj testas la gelernantojn pri afiksoj.

IPR 12/1»18

Kiel kelkaj legantoj de Internacia Pedagogia Revuo scias, la BEK-Kurso (Baza Esperanta Kursaro, ankaŭ nomata Baza EKzercaro) malsimilas de tradiciaj kursoj laŭ pluraj vidpunktoj: BEK estas tre longa, ĝis 100 horoj en la kurso de Eŭropo kaj pli ol 200 en tiu de Azio. Krome, ĝis 90 elcentoj de la lecionotempo de BEK estas praktikado, kaj tiu praktikado okazas plejparte sendepende de la kursgvidanto. BEK ofte instruiĝas en tre intensaj kursoj (Hispanujo, Francujo kaj Ĉinujo), en kiuj la materialo prezentiĝas ok horojn ĉiutage, multe pli ol en tradiciaj kursoj. Kaj tiu listo de malsimilaĵoj povas plilongiĝi, sed permesu al mi en ĉi tiu artikoleto prezenti unu trajton de BEK, kiu certe kontraŭstaras longdaŭran tradicion de la E-instruado: tiun de la prezentado de la sistemo de prefiksoj kaj sufiksoj.

Kutime, dum bazkurso de Esperanto, la instruado de la prefiksoj kaj sufiksoj okupas centran rolon en la instrumaterialo. Ofte la instruisto prezentas kaj klarigas, ekde la unua aŭ dua lecionoj kelkajn simplajn afiksojn kiel MAL, IN, GE, IL kaj similajn. Se la bazkurso estas mallonga, ni diru, ekzemple, 12 semajnojn kun tri horoj ĉiusemajne, kelkaj instruistoj prezentas du aŭ tri afiksojn dum ĉiu leciono. Ofte la kriterio por la instruado de tiuj lingveroj estas simpleco, utileco kaj ofteco. Do se MAL kaj IL troviĝas en la unuaj lecionoj, afiksoj kiel ESTR kaj IND enmetiĝas pli poste, kaj finfine aperas la maloftaj afiksoj kiel END kaj ING.

Multaj instruistoj prezentas tiajn lingverojn per tradukado. Aliaj provas utiligi la rektan metodon, kaj, kiel vidiĝas en la Metodo de Cseh, eblas al la instruanto, per lerta prezentado, pli-malpli sukcese instrui afiksojn sen tradukado. Tamen en la plejparto de tiuj kursoj, ĉu tradukaj ĉu rektaj, la fakto restas, ke ANTAŬ OL la lernanto komencas flue paroli kaj bone aŭskulti, tiu lernanto studas kaj lernas preskaŭ ĉiujn prefiksojn kaj sufiksojn. En la BEK-Kurso, tute ne okazas tiel. En BEK, la lernanto lernas unue bone paroli kaj aŭskulti, kaj nur post tiu momento komencas lerni la

sistemon pri afiksoj. Krome, tiu lernado plejparte okazas ekster la leciono, ne dume.

Tipa ne-BEKa, enkonduka bazkurso de Esperanto povas daŭri inter 20 kaj 40 horojn. BEK-Kurso daŭras multe pli da tempo, inter 60 kaj 100 horojn en Eŭropo, kaj ĉirkaŭ 200 horojn por ĉinoj, ekzemple. En la unuaj 50 horoj de la BEK-Kurso, mi eĉ ne mencias prefiksojn aŭ sufiksojn. Oni povas diri, ke la BEK-Kurso listiĝas inter la plej MALRAPIDAJ kursoj en la historio de E-o. La lernado de la afikso-sistemo de E-o okazas nur de kiam la

IPR 12/15719

— página 11 del PDF —

gelernantoj jam kapablas paroli la lingvon en pli komunika maniero, kaj tiu momento en Eŭropo povas esti post 30 horoj da instruado, kaj en Cinio post 100 horoj. Estas post tiuj momentoj, ke la lernado de la afiksoj komenciĝas.

Sed, kiel konkrete okazas la lernado de la prefiksoj kaj sufiksoj dum la BEK-Kurso? Ni diru, ke tiu lernado okazas plejparte ekster la klasĉambra laboro. La gelernantoj studas la afiksojn hejme, kaj ne enklasĉambre. Ili lenas, per dulingva vortaro aŭ aliaj lerniloj, ke MAL signifas KONTRAŬON; ARO signifas GRUPON, ERO signifas PECON; kaj ILO signifas INSTRUMENTON, ekzemple. Aŭ eble ili lernas la afiksojn per www.lernu.net kaj sekvas la klarigojn tie. Aŭ ili lernas per la libro POŜAMIKO, kaj tiel plu.

Post tiu ekvido kaj ekkompreno de la signifoj de la afiksoj, la BEK-anoj utiligas la libron NESPO, la Nova Ekzercaro pri Sufiksoj kaj PrefiksOJj, kiu aĉeteblas ĉe Esperantaj libroservoj, aŭ senpage elŝuteblas ĉe la retejo www.bekkurso.info.

Ĝenerale NESPO organiziĝas laŭ la afiksoj. Ekzemple, estas unue la prefikso MAL, sekvata de multaj ekzemploj kiel MALGRANDA, MAL- LONGA, MALPEZA ktp. Due, estas ekzercaro kun kompletaj frazoj kaj spacoj por tiu prefikso MAL. Ekzemple: Elefanto estas g Abeloj kaj formikoj estas M G . Tie la lernanto skribas GRANDA, MALGRANDAJ. Ĉiuj respondoj, entute pli ol 2000, troviĝas ĉe la fino de la libro. Poste, en la sekvaj paĝoj, aliaj afiksoj estas prezentataj sammaniere, kaj post la prezentado de la afiksoj kaj la ekzercoj, estas speciala ekzercaro, kvizo, en kiu ĉiuj jam lernitaj afiksoj estas utiligataj.

Unu el la ĉefaj trajtoj de la BEK-Kurso estas ĝia tre ofta ekzamenado kaj kvizado. Gelernantoj ĉiutage ricevas ekzameneton pri gramatiko, pri vortoj, kaj pri aliaj aferoj. Do, dum mi ne rekte instruas la afiksojn kaj la gelernantoj memlernas ilin ekster la klasĉambro, mi jes ja donas al la gelernantoj oftajn kvizojn pri tiuj afiksoj.

Laŭ mi, tiuj kvizoj estas prikonsiderindaj kontribuoj al la lernado kaj al la testado de E-o. Mi komencis utiligi ilin en la fruaj okdekaj jaroj, kiam mi instruis E-on en Madrido en Hispanio. Ili valoras por kromrolo en ĉiaj kursoj, kaj ili speciale servas por la racia ekzamenado de tiu parto de la Esperanta gramatiko. Ni rigardu ekzemplon de ili:

Antaŭ ĉio, sciu ke en la kvizoj pri afiksoj, oni tute evitas utiligon de naciaj lingvoj. Pro tio, la kvizoj povas esti utiligataj por lernantoj en ĉiaj kursoj tra

IPR 12/1»20

ĉiuj landoj. Ĉiu kvizo havas 25 erojn, kiuj konsistas el frazeto, substrekita

vorto kaj spaco por la respondo. La lernanto vidas mallongan frazon en E-o, kaj devas traduki tiun frazon el E-o en E-on. La respondo konsistas el

la substrekita vorto kun afikso. Ni rigard : ; ; ekzercoj de NESPO: gardu kelkajn ekzemplojn el la unuaj

tre malgranda domo = tute ne alta =

pluvi tre malmulte = patro kaj patrino = inaj hundoj = La respondoj de tiuj item hundinoj.

————

oj estas dometo, malalta, pluveti, gepatroj kaj

Tiuj unuaj kvizoj de NESPO estas relative simplaj kaj inkluzivas malmulte da afiksoj. Iom post iom la kvanto da afiksoj kreskas kaj en la lasta duono

de NESPO troviĝas kvizoj pri S Ĉiu . 2 J pri preskaŭ ĉiuj afiksoj, d i : estas multe pli malfacilaj ol la unuaj. J J, do la lastaj ekzercoj

pekas ekzemploj, el la libro NESPO, kiujn vi povas trovi sur la retejo de 3a ekkurso.info. La unua ekzemplo (paĝo 26) montras la liston de la vo oj por la sufikso EJ, kaj la frazojn (entute 17) kun blankoj por kontroli a sciojn de la lernanto. La dua ekzemplo estas kvizo kun 25 eroj

troviĝas en la lasta parto de la libro (paĝ – A libro, ĉe la fino. (paĝo 104). Respondoj troviĝas

kaj ĝi en la

BEKkurso Vortstudo 15: Sufikso —EJ

ĉevalo kino malsanul ĝi Ĉ | ino o preĝi ĉevalejo kinejo malsanulejo preĝejo dormi | kuiri manĝi reto dormejo kuirejo manĝejo retejo duŝi | lerni naĝi ttt duŝejo lernejo naĝejo tttejo rim | loĝi | necesa trinki altejo loĝejo necesejo trinkejo kafo malliber ofico vendi kafejo malliberejo oficejo vendejo

IPR 12/1»21

— página 12 del PDF —

EKZERCO 15: utiligu vortojn kun la sufikso -ejo. 11. = freneza persono

: kas . . sas . 12. = ŝuoj kun truoj 1. Li estas ŝtelisto, sed la policanoj kaptis lin. Nun li estas en la m 13. = tre alta kaj larĝa pordo 2. Estas lunde matene. La geknaboj estas en la l ; 14. = returne pagi ŝuldon 3. La familianoj dormas en la domo, kaj la hundo en la h 15. = fuŝe traduki 4. — Cu vi deziras vidi filmon? 16 = komence soni — Jes, ni iru al la k 17. = vastigi ĉien 5. Estas dimanĉe matene. La krisbinoj i iras al la diservo en la p : 18. = Tio meritas kredon. Ĝi estas 6. La kokino estas en la forno. La forno estas en la k – ! 19. = altaj montoj 7. Apartamentoj kaj domoj estas l ; : 20. = Oni devas lerni tiun lecionon. Ĝi estas 8. Ĉu vi deziras trinki kafon aŭ teon? Se j jes, ni iru al lat ! o]. = Ramono helpas ĉiujn. Li estas 9. Ĉu vi deziras manĝi sandviĉon kun fromaĝo kaj ŝinko? Do, ni iru al la 99. = Sofia observas tre bone ĉion. Ŝi estas m

23: = Oni ne povas penetri tiun lokon. Ĝi ne estas

10. Henriko iras i la lernejo. Li atendas la buson. Li estas ĉe la h . 24. = Sur tiu planto kreskas rozoj. 11. La patro de Henriko nun laboras. Li estas bankisto. Li estas nun en la 35. = Ni parolas ĉe tiu parto de telefono. o . 12. Matene mi lavas min en la d | Dennis KEEFE, Universitato de Nankino, Cinujo 13. La pastro iris en la p por la dimanĉa diservo.

14. La ambulanco alportis la viktimon de la akcidento al la m

15. La instruisto kaj instruistino restas la tutan tagon en la l ; | | 16. En la k cent personoj spektis la filmon. | Panteono pre a eminentaj pedagogoj 17.Lat de Universala Esperanto Asocio troviĝas ĉe

Edukado.net, la porinstruista paĝaro en decembro 2011 la duan fojon www.uea.org.

enirigis en sian Panteonon dekon da vivantaj pedagogoj.

BEKumaĵoj — RESTUDO – pri afiksoj XXXII La koncerna sekcio de la paĝaro celas kolekti informojn kaj prezenti la vivresumon de tiuj E-pedagogoj, kiuj multon faris por la instruado kaj disvastigo de la internacia lingvo, ĉu per rekta surpodia laboro, ĉu per verkado de lerniloj aŭ trejnado de E-instruistoj.

mal, in, ge, eg, et, il, ej, on, re, aĵ, ebl, an, ar, ist, ism, estr, pra, mis, id, ec, er, on, um, em, ek, ad, uj, aĉ, ul, ind, dis, ing, end, bo, eks

l. = kvalito de io utila En la Panteono troviĝas jam prezentoj de sepdeko da historiaj, jam 2. = stato de fianĉino forpasintaj instruistoj, inter ili Andreo Cseh, Tiberio Morariu, Lidia 3. = io malglata Zamenhof, Henriko Seppik, Istvan Szerdahelyi, Edward Symoens, Cathy 4. = longa, kontinua dormo Schulze, Zsuzsa Barcsay kaj de multaj aliaj.

Ĵ. = prahistoria arbaro |

6. = ne supre, sed | La Panteono de edukado.net iusence tamen estas nekutima templo de lA = kursanino kaj kursano granduloj. Okaze de la Zamenhofa tago, kiu nehazarde estas ankaŭ la 8. = Tiu reĝo dikis = lanĉotago de la paĝaro, la redaktoro Katalin Kovats ĉiujare distingas ankaŭ 9. = malbonodora parfumo 10-15 vivantajn esperantistojn, kiuj per siaj multflankaj kaj valoraj agadoj 10. = iomete bela meritas jam dumvive okupi sian lokon inter la senmortuloj.

IPR 12/1»22 IPR 12/1»23

— página 13 del PDF —

Ĝenerale por la Panteono la distingitoj mem verkas pri si mem prezenton, kaj tiel la legantoj el unua mano povas legi foje tre modestajn, foje detalan vivresumojn. Fine de la unuopaj paĝoj por ĉiu prezentito eblas lasi personajn dankvortojn kaj mesaĝojn, aŭ dividi memoraĵojn pri komunaj kaj rilataj eventoj.

En 2010 estis premiitaj 24 kolegoj: Detlev Blanke (DE), Marjorie Boulton (GB), Renato Corsetti (IT), Carla De Lorenzi (IT), Lars Forsman (SE), Helmar Gunter Frank (DE), Claude Gacond (CH), Will van Ganswijk (NL), Ronald Glossop (US), Ursula Grattapaglia (DE), Giuseppe Grattapaglia (IT/BR), Paul Gubbins (GB), Marta Eugenia Alonso Gutiĉrrez (CU), Mila van der Horst-Koliska (PL/NL), Dennis Keefe (US/CN), Zsofia Korody (HU/DE), Ilona Koutny (HU/PL), Stefan MacGill (NZ/HU), Stano Marĉek (SK), Sophia Mensen (NL), Rob Moerbeek (NL), Luigia Oberrauch Madella (IT), Pedro Fernandez Rodriguez (CU), Zlatko Tiŝljar (HR/ST).

En 2011 la sekvaj 10 kolegoj estis prezentataj: Jorma Ahomiki (FI), Hans Bakker (NL), Ewa Bondar (PL), Eva Farkas-Tatar (HU), Tereza Kapista (RS), Boris Kolker (RU/US), Geza Kurucz (HU), Maria Majerczak (PL), Luis Jorge Santos Morales (CO), Irena Szanser (PL).

Kompreneble kaj bonŝance la laŭmeritaj listoj kaj de la jam forpasintoj kaj de la vivaj distingitoj povus esti multe pli longaj kaj multe pli internaciaj. Nia redaktejo en la koncerna parto de la FORUMO atendas proponojn de la esperantistoj, kaj petas ankaŭ konkretajn kontribuojn. Ni kore gratulas al ĉiuj premiitoj kaj invitas la legantojn de IPR viziti kaj kontribui al la koncerna sekcio (http://edukado.net/biblioteko/panteono).

Katalin KOVATS, redaktoro de www.edukado.net

Porinstruista ekzameno kaj kvina starto de nova

universitata grupo ĉe la Interlingvistikaj Studoj de UAM, en Poznano

de Ilona KOUTNY (Pollando/Hungario)

Dum la septembra interlingvistika sesio (17-23.09.2011) en la Universitato Adam Mickiewicz okazis ekzamenoj de 10 partoprenantoj de la unujara instruista trejnado, kiu estas komuna entrepreno de la Interlingvistikaj

IPR 12/1»24

Studoj de UAM kaj de ILEI kun la kontribuo de edukado.net. Post unujara serioza laboro (kun du surlokaj sesioj en UAM) la entuziasma internacia grupo (Magdalena Feifiĉova (SK), Ildiko JoOnĉ Ladanyi (HU), Gisela Macioszek (DE), Arlette kaj Edmond Plutniak (FR), Gizela Sklorz (PL), Svetlana Smetanina (RU), Petra Smideliusz (HU), Margaretha Symoens (BE) kaj Szabolcs Szilva (HU)) prezentis siajn finlaboraĵojn kaj ekzameniĝis pri gramatiko, literaturo kaj movado de E-o por akiri la instrurajtigon de ILEI. Pluraj analizis lernmaterialojn kun la gvido de d-rino Katalin Kov3ts. Flanke de ILEI partoprenis la ekzamenojn ankaŭ Zsofia Korody. La laboraĵoj estas konsulteblaj ĉe edukado.net.

De maldekstre: Marija Jerkoviĉ, Ilona Koutny kaj Tea Radovanoviĉ

Kvar gestudentoj de la interlingvistika fako finis siajn 3-jaran studadon per defendo de siaj finlaboraĵoj kaj respondoj al la demandoj de la ekzamenkomisiono: du kroatinoj Marija Jerkoviĉ (kroataj lernolibroj de Esperanto kaj iliaj verkistoj) kaj Tea Radovanoviĉ (tradukita kroata literaturo al Esperanto), Sean Healy el Usono (maŝina tradukado kaj Esperanto) kaj

IPR 12/1»725

— página 14 del PDF —

Petro Balaz el Slovakio (moderna informado kaj DVD kreita ĉe EQI) — ĉiuj stipendiitoj de ESF.

La 5-an fojon komencis sian 3-jaran studon nova grupo ĉe la Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de UAM la 17-an „de septembro. La partoprenantojn el 10 landoj salutis la vicdekano de la Novfilologia Fakultato, prof. Jerzy Kaliszan. Li emfazis la unikecon de la interlingvistikaj studoj, Jam bone instaliĝintaj en la Novfilologia Fakultato kaj la ĝojon, ke ĝi altiras partoprenantojn el multaj landoj. La gvidantino de la Studoj, prof. Ilona Koutny bonvenigis la partoprenantojn skizante la 13-jaran historion de la Studoj kaj la sekvantajn kursojn kaj taskojn. La studoj povis starti danke al stipendioj de ESF kaj de ILEVUEA, kaj al la entuziasmo de la partoprenantoj, speciale de la brazila grupo. La 20 kursanoj (5 el Brazilo, po3 el Hungario, Pollando kaj Svislando, po unu el Francio, Germanio, Italio, Hispanio, Rusio kaj Usono) konsistas plejparte el Junuloj, sed ne mankas spertaj esperantistoj (Mireille Grosjean, gvidantino de la Ekzamena Komisiono de ILEI kaj Stefano Keller, estrarano de UEA).

lli povis partopreni en 4 intensaj kursoj: — prof. John Wells prezentis kun vervo diversajn sonsistemojn en la mondo kaj pli detale la fonetikon de Esperanto; — prof. Vera Barandovska-Frank traktis interlingvistikon: de la tereno de interlingvistiko kaj internacia lingvosituacio tra la etnaj interlingvoj kaj piĝinoj ĝis planlingvoj; — prof. Aleksander Melnikov analizis la nocion kulturo kaj speciale la terenojn de E-kulturo kaj la fonajn sciojn de tipa esperantisto; — Lidia Ligeza pliproksimigis la poezion kaj Tomasz Chmielik la prozon de la unua periodo de la esperanta literaturo al la ĉeestantoj. Ne mankis diskutoj kaj reagoj.

Dua Interlingvistika Simpozio en UAM La interlingvistikan sesion sekvis Interlingvistika Simpozio (22-23.09. 2011) „Interlingvistiko kaj esperantologio antaŭ la defioj de la 21-a jarcento», same en la Novfilologia Fakultato, organizita la 2-an fojon (la antaŭa okazis dum la dekjariĝo de la Studoj en 2008). Aliĝis al ĝi kvindeko da partoprenantoj el 15 landoj: inter ili novaj kaj malnovaj gestudentoj kaj instruistoj de la interlingvistika fako. Okaze de la malfermo kaj la vicdekano de la Novfilologia Fakultato kaj la vicdirektoro de la Lingvistika Instituto emfazis la gravan kaj prestiĝan rolon de interlingvistiko en la scienca vivo de la fakultato, dankis pro la organiza laboro la iniciatinton kaj gvidanton de la Interlingvistikaj Studoj, prof. Ilona Koutny, kaj deziris

IPR 12/1»26

fruktodonan konferencon. La dudeko da prelegoj okazis en 4 sekcioj: lingvistiko, metodiko, movado kaj literaturo. Fine de ĉiuj sekcioj okazis diskutoj pri la defioj al la donita tereno. Kelkaj ekzemploj el la programo: translingvigi kulturaĵojn en E-on (A. Melnikov), Globish (M. Farris), ekstermovadaj kunlaborebloj (Zs. Korody), RITE: Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net (K. Kovats), lingvopolitiko de UEA ĉe UN (S. Keller), atendoj de la esperantistaro por UEA (Z. Galor), la E-a literaturo sojle de la 21-a jarcento — kien, kiel kaj por kiu? (T. Chmielik). Programo ĉe http://edukado.net/upload/enhavo/dosieroj/anoncoj/Interlingvistika\$o20Sim pozio-1.pdf.

La ĵaŭda bankedo pasis en tre bona etoso. La dekanino de la Novfilologia Fakultato ĉeestis kaj diris kelkajn favorajn vortojn pri la Interlingvistikaj fako kaj simpozio. Kiel kutime — la tuton finis la kultura aranĝo Arkones semajnfine kun aldonaj prelegoj, spektakloj kaj koncertoj. Tiel la gestudentoj povis ekkoni ankaŭ la polan esperantistan medion kaj agrable malstreĉiĝi.

Menciindas ankaŭ du gravaj eventoj, kiuj firmigas la lokon de interlingvistiko en UAM: la nomumo de Ilona Koutny (gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj kaj de la Ugrofinna Katedro) kiel profesoro kaj Ŝia premiado pro la multjara organiza kaj didaktika laboro en la interlingvistika fako (intervjuo en la Pola Retradio: http://retradio.posterous.com/ — 30.09.2011).

Dujara, trilanda modela kunlaboro

„GRUNDTVIG-projekto enkadre de la Dumviva

Lernado Programo de Eŭropa Unio

Partnera Projekto 2009 — 2011 kun la titolo: La plej rekta vojo al aktivigo de la popolo 554 pere de speciala eduka programo

de Zsofia KORODY (Germanio/Hungario) 1) Enkonduko

La subteno al diversaj klerigcelgrupoj estas grava tasko en la tuta Eŭropo. La dana pastoro Nikolai Frederik Severin Grundtvig estas kvazaŭ la

IPR 12/1»27

— página 15 del PDF —

inventinto de la klerigado por la t.n. „plenkreskuloj”. La fama eŭropa klerigprogramo por plenkreskuloj ricevis la nomon de la dana pastoro kaj pioniro por plenkreskula klerigado, nome GRUNDTVIG.

Ankaŭ plenkreskuloj, do la pli aĝa generacio (en eŭropaj socioj eĉ kun pli longa vivdaŭro ol en la antaŭaj jardekoj), havas laŭleĝan rajton je klerigado, kvankam tio ĝenerale estas iom neglektata. Ĝuste pro tio estas grave, ke ekzistas EU-buĝeto por disdoni relative altajn subvenciojn por projektoj, kiuj sukcesas atingi la agnoskon de la specialaj naciaj klerigagentejoj.

Tio estis por ni, projektpartneroj el Pollando (Pola Esperanto-Asocio), Germanio (Interkultura Centro Herzberg, ICH) kaj Slovakio (E(21), bona kialo okupiĝi pri projekto por la pli aĝa generacio. La prezidintino de PEA Halina Komar trovis multajn homojn el la aĝgrupo 554 por komuna projekto. Ŝi trovis kaj spertajn esperantistojn kaj novajn el la propra hejmloko, kiuj volis lerni la komunan pontlingvon E-o samtempe kun novaj geamikoj el Slovakio kaj Germanio. La kunlaboro komenciĝis en aŭtuno 2009 kaj ni ĉiuj konsideras ĝin plensukcesa. Do, nun ĝi havas veran modelkarakteron kaj utiligante niajn spertojn kaj konsilojn, oni povas ellabori projektojn laŭ la sama metodo en aliaj lokoj kaj landoj.

La unua paŝo estis planado, la priparolado de fareblaĵoj el la baza ideo: ni instruu E-on al aktivaj maljunuloj, kiuj havas tempon ekz. post la pensiiĝo kaj ŝatus, povus lerni ne nur la lingvon sed ankaŭ tion, kiel ili poste mem fariĝu multobligantoj, klerigantoj, kursgvidantoj, organizantoj de klubkunvenoj. Aldone al tiu instrukapabligo estis la celo trejni la 554 kursanojn pri uzado de komputilo kaj utiligo de interreto por memlernado kaj klerigceloj.

En januaro 2009 Halina Komar vizitis Interkulturan Centron Herzberg en Herzberg am Harz — la Esperanto-urbo por ellabori la projekton kun Peter Zilvar kaj Zsofia Korody, kiuj jam ekhavis sperton pri tio per la Comeniusprojekto por lernejanoj. Kiel la tria partnero aliĝis el Slovakio E(Q1, sed malgraŭ la klopodoj bedaŭrinde neniu asocio, institucio troviĝis el Hungario kiel kvara partnero. Grava celgrupo de la projekto estis partoprenantoj en la studoj de la t.n. Universitato de la Tria Aĝo kaj ni celis — kaj sukcesis! — ricevi eŭropan subvencion por ebligi al la kursanoj vizitojn al la partnerlandoj kaj partoprenon en klerigsesioj, seminarioj, kulturaj kaj turismaj programoj.

IPR 12/1»28

2) La komenco | | | La unua paŝo estis organizi komunan trejneblon por la internacia kursanaro

kaj zorgi pri lingva perfektigo kaj samtempe pri la bezonataj movadaj respektive metodikaj konoj. La tutsemajna kurso dum Torpedo-5 inter 9-16 oktobro 2009 en Herzberg am Harz — la Esperanto-urbo, Germanio donis la bezonatan lingvan, fakan kaj metodikan trejnadon kaj enhavis ankaŭ studojn pri gramatiko, interlingvistiko, literaturo, movadhistorio, Esperanto-kulturo. Gravan rolon ludis la konatiĝo kun diversaj instrumetodoj, didaktiko kaj instru-praktiko, kun aparta atento al andragogio, specifaĵoj por instrui plenkreskulojn, pensiulojn, kiuj ankoraŭ ŝatus, povus kleriĝi, akiri novajn sciojn.

La instruado uzis kiel bazan fadenon la ”Manlibron pri instruado de Esperanto” kaj metis en la fokuson la instrumetodon, instrumaterialon ellaboritan de Stano Marĉek. Estis avantaĝe, ke la lernolibro ”Esperanto per rekta metodo” estas akirebla en multaj naciaj lingvoj, kun kompleta instrupakaĵo, bildkartoj kaj KD-oj.

IPR 12/1»29

— página 16 del PDF —

La organizadon, fakan programon enkadre de la Tradicia Oktobra Renkonto Pedagogia (TORPEDO) prizorgis gvidantoj de ICH: Peter Zilvar kaj Zsofia Korody, projektpartneroj respondecaj pri la klerigado. Multaj famaj prelegantoj, metodikistoj, instruistoj, konataj fakuloj el la Esperantomovado (Stefan MacGill, Katalin Kovats, Lidia Ligeza, Stanislaw Mandrak, Gerald Tucker, Jevgenij Gaus, Petro Balaz) venis por instrui, prezenti, gvidi la seminariojn.

Ĉiuj planitaj celoj estis atingitaj dum tiu trejnsesio, la intensa lernado bonege preparis ĉiujn al la sekvaj fazoj. La kunestado, kunlernado de la partneroj okazis en bonega atmosfero, tre amika partnerecrilato, kiu eĉ intensiviĝis, profundiĝis dum la dujara periodo.

La vizito al la Esperanto-urbo, la konatiĝo kun la laboro de ICH, rigardado de la multaj E-rilataj lokoj kaj objektoj en la urbo plifortigis la sentojn, ke valoras la peno, indas la regula kaj kompetenta okupiĝo pri E-o. Tio donis novajn celojn, novajn emojn al la ĉeestantoj por altigi sian lingvan nivelon, strebi je perfektiĝo.

3) La daŭrigo

Al la projekto apartenis ankaŭ vasta informado, publika prezentado de la celoj, la aktivaĵoj kaj la rezultoj de la internacia kunlaboro. La reprezentantoj de la tri projektpartneroj kunvenis en Nowy Sacz, PL, por akordigi farendaĵojn, decidi pri la detala programo de la dujara projekto.

Ili reprezentiĝis ĉe la 19-a Monda Ekonomia Forumo en Krynica-Zdroj kaj ĉeestis en la konferenco de la Universitato de la Tria Aĝo, kie ili starigis informtablon kun multaj Esperanto-eldonaĵoj, libroj, broŝuroj, varbiloj kaj prezentis la strukturon de la dujara kunlaboro. Pri la projekto, pri la unuaj bonaj rezultoj Halina Komar (PEA) raportis en la jubilea Zamenhof-festo en Berlino en decembro 2009. Al la dissemado de informoj bone kontribuis ankaŭ pluraj gazetartikoloj ne nur en la Esperanto-gazetaro sed ankaŭ en nacilingvaj gazetoj.

Inter 22-29 majo 2010 en la pola vilaĝo Rytro, apud Nowy Sacz, estis organizita intensa lingvokurso sub gvido de Katalin Kovats (edukado.net) por plua lingva perfektigo de la projekt-partoprenantoj kaj por prepari ilin al la internaciaj lingvoekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). La tutsemajna trejnado funkciis ankaŭ kiel modelo por efika lingvoinstruado, por bone elektitaj metodoj, didaktikaj helpiloj.

La kursmaterialo inkluzivis ankaŭ metodikajn partojn kaj pro tio servis kiel daŭrigo al la komencita trejnado, kiun la grupo ricevis en oktobro 2009 en

IPR 12/1»30

Herzberg. Ĉi-foje estis pli detale traktataj la gramatika-traduka, situacikomunika kaj la rekta metodoj.

Grandan rolon ludis tie ankaŭ E(QI, kies fakuloj kun gvido de Peter Balaz instruis la uzadon de komputilo por lingvo-lernado kaj instruado, klarigis la utiligon de teknikaĵoj kaj de la interreto, prezentis la retajn kursojn de lernu.net, la enhavan buntecon kaj valoraĵojn de edukado.net kaj konsilis ankaŭ pri efika reklamo, varbado por kursoj, por Esperanto. Jen, estis plenumita tio, kio staris en la projekto: ni trejnu ankaŭ multobligontojn, kursgvidontojn, klubestrojn. En junio 2010 estis grava limdato: la t.n. duontempa raporto devis esti sendita al la naciaj klerigcentroj, respondeculoj pri Grundtvig-projektoj. Temis pri preparodo de dokumentoj kaj alŝuto de materialoj al komuna interreta prezentejo, paĝaro de Komuna Eŭropa Trezorejo [European Shared Treasure), kie estas kolektitaj detaloj pri la ĝis tiam plenumitaj taskoj, partaj rezultoj, akiritaj spertoj, atingaĵoj.

4) La fino

Post kunvenoj en Germanio kaj Pollando la partoprenantoj el la tri partneraj landoj povis spertiĝi en unu-semajna intensa kurso dum Somera Esperanto- Studado (SES, 2-9.07.2010) en Piesfany, Slovakio. Ili plibonigis siajn lingvajn kapablojn en diversnivelaj lingvokursoj kaj spertiĝis en novaj cirkonstancoj pri kursorganizado respektive instrumetodoj.

Denove ĉiuj tri projektpartneroj aktive kunlaboris: pri la organizado Zorgis Peter Bala7, rektmetodan kurson gvidis Stano Marĉek (ambaŭ el Slovakio), preparkursojn al la UEA/ITK-ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) gvidis Peter Zilvar (nivelo B1) kaj Zsofia Korody (niveloj B2 kaj Cl) de Interkultura Centro Herzberg el Germanio. Estas ĝojige, ke el inter la trejnitoj jam meze de la dujara projektperiodo sukcese trapasis la KER-ekzamenojn 4 kandidatoj en la nivelo B1, 6 en B2 kaj 10 en CI.

En la Forumo de la Universitato de la Tria Aĝo (septembro 2010, Nowy Sacz, PL) Zsofia Korody kun Halina Komar prezentis al cento da delegitoj la tre sukcesan trilandan Grundtvig-projekton „Esperanto 554”, detale rakontis pri la efika kunlaboro kaj pri la bonaj rezultoj. La vizito de Zs6fia al Nowy Sacz ebligis ankaŭ la personan, oficialan transdonon de la kvarlingvaj, prestiĝaj KER-lingvoatestiloj al la sukcesintoj.

La lasta grava internacia evento por la projektmembroj estis la multflanka renkontiĝo en Nowy Sacz inter 30.04. kaj 07.05.2011: Zsofia Korody (DE), kiu alvenis kun du Grundtvig-kursanoj, rakontis pri ILEI, pri kursoj, ekzamenoj kaj projektoj en Herzberg, Peter Balaz kaj Stano Marĉek (SK)

IPR 12/15731

— página 17 del PDF —

kontribuis al la programo de la Tutpollanda Esperanto-Kongreso per fakprelegoj, prezentadoj. Memorinda travivaĵo estis por ĉiuj tri partneroj la partopreno en la granda surstrata urba festo dum la Eŭropa Tago. Ili utiligis la eventon ankaŭ por organiza laborkunveno kaj por priparoli la finraportadon pri la Grundtvig-projekto, kiu laŭ la postuloj de la naciaj agentejoj devis esti preta ĝis la fino de septembro.

La fina raporto enhavis ĉiujn detalojn pri la internaciaj renkontiĝoj, vizitoj al partnerinstitucioj, klerigsesioj, pretigitaj filmoj, intervjuoj, aperintaj gazetartikoloj, fotoalbumoj, bildoj ktp. Ĉiuj partneroj aparte devis prizorgi sian propran dokumentadon kaj ili devis ankaŭ raporti pri la komunaj atingaĵoj. Kiel ĉefaj projektproduktoj estis redaktitaj kvar-lingva interreta prezentejo (eo55.ikso.net fare de Katarina Noskova, E(QI) kaj same kvarlingva 8-paĝa broŝuro (Grundtvig Partnera Projekto 2009-2011 fare de Zsofia Korody, ICH). Inter la bonaj rezultoj de la trilanda kunlaboro estis la regulaj dialogoj ene de la partnereco. La Grundtvig-partneroj povas fieri: ili ne nur plenumis ĉion, sed superis la atendeblajn rezultojn. Ne temas nur pri la lingva perfektiĝo, trapasitaj ekzamenoj sed ankaŭ pri faka evoluo. Kelkaj partoprenintoj jam memstare organizas E-eventojn, klubkunvenojn, gvidas E-kursojn, instruas en lernejo. Multaj daŭrigas la kontaktojn unu kun la aliaj, ĉu grupe, ĉu individue, ĉefe danke al modernaj komunikad-programoj en la interreto. Por la sekva Somera E-Studado en Nitra, SK, fine de julio 2011, la polaj partneroj preparis kulturprogramon kaj kiel bela krono por interamikiĝo estas konsiderebla la denova vizito al Herzberg am Harz, survoje al kulturvojaĝo al la Eŭropa Parlamento en Bruselo.

Resume: ni esperas, ke kelkaj E-asocioj, institucioj sekvos nian modelon, utiligos niajn spertojn. Nepre rekomendinde la partopreno en Grundtvigprojekto. Por pluaj informoj, konsiloj, helpo vi povas turni vin al la projektgvidintoj per la hejmpaĝo http-//eo55.ikso.net.

Por via notlibro

Venontaj sesioj de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI / UEA

e Julio 2012: Kunming, Ĉinio, kadre de ILEI-konferenco (niveloj: „elementa” kaj „meza”).

e 10-11 novembro 2012: Kotonu, Benino (kulturcentro CODIAM) kadre de kursaro okazigota de NRO „Scio Sen Bariloj” (niveloj: „unua kontakto” kaj „elementa”).

IPR 12/1»32

Decembro 2012: Dakaro aŭ Thiĉs, Senegalio, kadre de kurso okazigota de NRO „Scio Sen Bariloj” (elementa nivelo).

e Esplorata plia sesio: Nepalo, aŭgusto 2012

Mireille GROSJEAN (mirejo.mireille(Qgmail.com)

Kurso fervojista ricevas verdan lumon

ILEI starigas kunlaboron kun IFEF (la Internacia Fervojista E-Federacio), kadre de ties 64a Kongreso okazonta en Herzberg, la E-urbo, inter la 19a kaj 25a de majo, 2012. Post novjaraj traktoj, estas konsentite, ke ILEI organizos nov-specan programeron — naŭ-sesian seminarion pri la arto instrui E-on en fervojistaj rondoj. Ĝi celas instruistojn kaj kursgvidantojn (aŭ -ontojn), ne nepre fervojistajn. Ĝi prezentos novan didaktikan ŝtuparon, surbaze de la unikaj bezonoj kaj potencialoj de la lingvo mem; tio estas uzi verbocentran aliron, kun forta atento al la (ne)transitiveco. Seminarianoj trastudos skemon por kreata kurso kun vigla kaj fervojista enhavo, kun didaktika ŝtuparo modifita de la paralele pretigata jubilea kurso. Partoprenontoj interŝanĝos instruspertojn, diskutos jubileajn varbagadojn, kaj ricevos tasketon prepari en paroj kvin-minutajn modellecionojn. La tri-taga kurso laŭplane komenciĝos sabate, la 19an de majo, ekde la 15a horo (2 sesioj), kun tri pliaj horoj dimanĉe kaj kvar lunde. Ĝin gvidos la prezidanto de ILEI, Stefan MacGill. La kosto por la seminario kaj ĝiaj presitaj materialoj estos 10 eŭroj por aliĝintoj al la IFEF-kongreso kaj 20 eŭroj por nealiĝintoj, pageblaj surloke. Atestilojn pri partopreno ni disdonos. La seminaria programo kaj superrigardo de la etapoj de la fervoja kurso estas troveblaj en la retejoj de ILEI kaj la Kongreso: http://ifk64.esperantourbo.de (maldekstra menuo). (smg)

La 1-a kunsido de Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ĈLED) La 25-an de decembro 2011 okazis kunsido de la ĈLEI en la 9-a Ĉina Kongreso de E-o, en kiu partoprenis pli ol 50 personoj. S-ino Gong Xiaofeng, prezidantino de ĈLEI, prezidis la kunsidon. Fakte tio estas la unua kunsido de ĈLEI post ĝia fondiĝo en la jarmezo. S-ino Gong Xiaofeng dividis la laborojn de la estraranoj kaj kreis la laborplanon. Laŭ la plano ĈLEI okazigos siajn seminariojn paralele kun lokaj kongresoj. Ĝi daŭre organizos la trejnadojn en vintra kaj somera ferioj kaj helpos al universitatoj malfermi E-kursojn. Por efike altigi la lingvonivelon kaj reguligi la E-lernigadon en la lando ĈLEI planas starigi ekzamenan

IPR 12/1»33

— página 18 del PDF —

sistemon de Ĉinio, kiu konsultos la ekzamenan sistemon de ILEI konsiderante la ĉinan realon. S-ino Gong emfazis la reguligon de lerniloj. Ŝi diris, ke nun al ĉinaj mezlernejoj mankas E-lernolibroj, ĈLEI faros laboron en tiu flanko. Ŝi esprimis, ke ĈLEI havas respondecon en internaciaj kulturaj interŝanĝoj. En la sekvaj jaroj ĈLEI helpos al universitatoj kaj divers-nivelaj lernejoj starigi ĝemelajn lernejojn pri E-o por doni al ili pli da ŝancoj uzi la lingvon. En la diskutado de la kunsido multaj ĉeestantoj prezentis la E-lernigadon de sia loko kaj deziras, ke ĈLEI bone ludu sian rolon en E-lernigado. La kunsido decidis, ke ĈLEI regule redaktos kaj dissendos sian bultenon al la membroj por interŝanĝi E- lernigajn informojn ĉinajn kaj internaciajn. (laŭ raporto de Chen Ji)

Festlibro pri Helmar Frank

Okaze de la okdekjarigo de Prof. Helmar FRANK, la Akademia Libroservo Paderborn planas eldoni festlibron. Oni povas kontribui per sciencaj artikoloj (ĉiuj temoj, laŭ fakoj de AIS: kibernetiko, humanistiko, struktursciencoj, filozofio, natursciencoj, morfosciencoj) aŭ per financa subteno. Pri limdatoj kaj detaloj demandu s-inon Vera Barandovska-Frank (vera.barandovska(Quni-paderbom.de) aŭ elŝutu la PDF-dosieron de hitp.//)www.ais-sanmarino.org/publik/oma\$oC4969Dlibro frank80/Letero$o 20Festschrifl9o20Frank.pdf.

Somera ILEI-Kursaro en Germanio

2×1-semajna, 125-hora intensa lingvoperfektiga kaj instrukapabliga trejnado en Herzberg am Harz — la E-urbo, akireblo de ILEI-diplomo. Nova modula varianto de la unu-jara ILEI-UAM klerigprogramo kun la fakoj: gramatiko, interlingvistiko, literaturo, historio, lingvopedagogio, metodiko, E-kulturo. Aldoniĝas temoj pri movada informado, organizado, varbado, gazetara laboro, interkultura komunikado. Kaj distraj programeroj, ekskursoj! DATO: 13-20.07.2012 intensa lingvo-perfektiga fazo, modularo 1.

20-28.07.2012 pedagogia-metodika fazo, modularo II. KOTIZOJ: 125 kurshoroj por 125 €=1 instruhoro por 1 € aŭ eĉ malpli!

por l semajno/2 semajnoj A-landoj B-landoj ĝis 30.04.212 65/125 45/80 post 30.04.2012 80/140 65/125

IPR 12/1»34

Detaloj ĉe http.//esperanto-urbo.de (Kursoj, klerigado)

ALIĜO: Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, Zsofia Korody, estrarano de ILEI por edukcentroj, ekzamenoj kaj instrukapabligo: zsofia.korody(Qesperanto.de.

Kongreso de Federacio Internacia de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj FIPLV (Federacion Internationale de Professeurs de Langues Vivante) anoncas la okazigon de sia sekva Monda Kongreso en Helsinko, Finnlando en la 8a kaj 9a de junio 2012. Tiu evento okazas nur ĉiun trian jaron. ILEI rilatas kun sia finna sekcio pri partopreno; dezirinde estas, ke ILEI-anoj proponu referaĵojn por la Kongreso; sekvos informoj kiel fari tion. Detaloj ĉe: www.sukol.fi/fiplv2012.

Estimata S-ino Anna-Liisa Ali-Simola,

Atente mi legis en IPR 11/4, p.l9, vian vidpunkton pri la bezono de reklamado por Esperanto. Vi ja pravas skribante, ke la celo de artikolo aŭ de reklamo estas allogi legantojn por lerni E-on. Sed la problemo estas trovi taŭgajn informojn, taŭgajn argumentojn por veki ian intereson ĉe legantoj. Ĉu fakte, kiom da legantoj de la franca tagĵurnalo Le Monde legis tiun tutpaĝan reklamon, kiun pagis S-ro Etsuo Miyoshi? Tre malmultaj! Mi ja havis okazon legi tiun tekston antaŭ ĝia aperigo, ĉar S-ro Miyoshi mem sendis ĝin al mi. Kaj mi sciigis al li mian dubon tiurilate.

Mi havas la impreson, ke tro ofte e-istoj forgesas, ke por iel allogi, lingvo estu nepre utiligebla por plej diversaj celoj, ĉefe por fakaj, profesiaj, komercaj celoj. Bedaŭrinde, ĝis nun, E-o estas apenaŭ, aŭ eĉ tute ne uzata por tiaj celoj. Niaj fakaj asocioj estas ĝenerale nur surpaperaĵoj sen iu ajn vera utileco. Eble mi eraras, sed mi havas la impreson ke en E-medioj oni ĉefe ade babiladas nur pri Esperanto mem kaj pri la Majstro, forgesante ke ni ne plu vivas en la fino de la 19-a sed en la 21-a jarcento!

Neniam E-o allogos vastan publikon pro relativa facileco; krome ĝi ja ne estas tiom facila, kiel ĉiutage pruvas la senfinaj komencantoj kaj la „saluton-ĝis-revid-uloj”! Pro tio mi havas egan admiron por personoj kiel Prof. D-ro Helmar Frank, kiu fondis AIS-n (Akademio Internacia de la Sciencoj) kies celo estis uzi E-on fakcele kun kaj apud aliaj lingvoj

IPR 12/1»735

— página 19 del PDF —

«http://www.ais-sanmarino.org/»; ni bedaŭru, ke ĝia aktiveco nun lamas post la malsaniĝo de ĝia ĉefa fondinto! Same mi bondeziras sukcesegon al S-ro Dennis Keefe por liaj admirindaj projektoj E-Insulo kaj E-Universitato «http://www.esperanto-insulo.info/5!

Reklamado nepras, ja, sed tio ne signifas, ke aŭtomate multaj homoj interesiĝos pri la lingvo… se ne eblas uzi ĝin utile kaj ne nur movadcele! Dum 8 jaroj — de januaro 1980 ĝis decembro 1987 — mi verkis monate 50-liniajn kronikojn pri E-o en la belga tagĵurnalo La Derniere Heure [la lasta horo], eldonita en 120.000 ekzempleroj. Gravega problemo kaj malfacila tasko por mi estis trovi novan temon ĉiumonate (sume 96), ĉefe pri aplikado de la lingvo! Konkreta rezulto estis, ke pluraj personoj miris pro la fakto, ke E-o ankoraŭ vivis; eble kelkaj iom pli informiĝis pri tiu lingvo, pri kiu ili povis legi ĉiumonate. Sed mi konas neniun kiu, pro mia kroniko, eklernis E-on kaj aniĝis al belga E-asocio aŭ loka E-grupo. Eble mi estas malbonega reklamisto… Konklude: E-o bezonas reklamadon, ja, sed ankaŭ kaj ĉefe utilajn aplikadojn!

Kore via: Germain PIRLOT

La Dua Komuniko de la 45-a Konferenco de ILEI

Kunming, 20-26 julio 2012

La arto de komunikado, komunikado de artoj

Konferenca laborgrupo’ vizitis la gastiganton de la 45-a Konferenco de ILEI, Profesian Artkolegion de Kunming, inter la 28-a de novembro kaj 3-a decembro 2011, por aranĝi surlokajn kondiĉojn por la konferenco. Tiam estis subskribita kontrakto inter ILEI kaj la Artkolegio, kiu difinas ĉion bezonatan por la normala laboro de la konferenco kaj agrabla septaga

‘ Prof. d-rino GONG Xiaofeng – Arko (prezidanto de LKK, ĉina sekciestro de ILEI), S-ro PENG Zhengming – Trigo (LKK-ano, prezidanto de Hubei-a E-Asocio) kaj s-ro Radojica Petroviĉ (ILEI-estrarano pri konferencoj). Flanke de la Artkolegio la grupon gastigis Prof. DUAN Yongxin (kolegiestro, vicprezidanto de nia LKK) kun siaj kunlaborantoj, inter kiuj S-ro ZHANG Lianjin (konsiliano de Yunnan-a E-asocio, nia LKK-ano, gvidanto de E-kurso por studentoj de la Artkolegio prepare por la konferenco)

IPR 12/1»36

restado de la konferencanoj en domoj de la Artkolegio, situanta apud la lago Dian Chi. Ni ankaŭ komencis negoci kun turisma agentejo pri turisma programo por la konferenco kaj transporto al la UK en Hanojo post la konferenco, ni klarigis niajn bezonojn, diskutis pri komenca oferto kaj nun ni atendas la definitivan oferton.

Konferencejo

Prelegsalonoj, kunvenejoj, koncertejo, dormoĉambroj kaj manĝejo — ĉio troviĝas ene de la Artkolegio, je kelkminuta promendistanco. La prelegejoj estas ekipitaj per komputilaj projekciiloj kaj ordinaraj murtabuloj. La solenaj malfermo kaj fermo, bonveniga kaj adiaŭa vesperoj kaj kelkaj aliaj programeroj okazos en la koncertejo. Dum la tuta semajno la konferencanoj havos je dispono senpagan retkonekton.

Loĝado kaj manĝoj

La interna hotelo de la kolegio certigas la bezonatan komforton por la konferencanoj en dulitaj kaj trilitaj ĉambroj kun: banĉambro kaj necesejo en ĉiu ĉambro, littukoj, bantuko kaj mantuko, televidilo, varma akvo inter la 7-a kaj 10-a horoj matene kaj 19-a kaj 24-a horoj vespere. Eblas mendi dulitan ĉambron por wunu persono. Matenmanĝo, tagmanĝo kaj vespermanĝo estos disponigataj memserve en restoracio de la Artkolegio kaj konsistos el 20 pladoj, inter kiuj pluraj estos vegetaraj. Konferencanoj ne kutimiĝintaj al manĝbastonetoj bonvolu kunporti sian forkon kaj tranĉilon. Prezoj por unu persono por tranoktado kun tri manĝoj tage, ekde tagmanĝo la 20an ĝis matenmanĝo la 27an de julio:

e En tripersona ĉambro: por unu nokto 20 €, por 7 noktoj 140 €,

e En dupersona ĉambro: por unu nokto 25 €, por 7 noktoj 175 €,

e En unupersona ĉambro: por unu nokto 35 €, por 7 noktoj 245 €.

Bv. mendi retmesaĝe aŭ paperletere al la estrarano pri konferencoj indikante: la tipon de la ĉambro, datojn por kiuj vi mendas, kaj pagendan

IPR 12/1»37

— página 20 del PDF —

sumon. Bonvolu pagi laŭ unu el la manieroj indikitaj en la aliĝilo (IPR 11/4 p. 39 kaj http://ilei.info/novajxoj/45Konf-alighilo.pdf).

Por pli luksa loĝado, ni atendas hoteloferton de la turisma agentejo, por subskribi kun ĝi prian kontrakton.

Transporto

Ĉe alveno kaj foriro, la Artkolegio proponos senpagan transporton de konferencanoj inter la flughaveno de Kunming kaj la konferencejo. Transporto el Kunming al Hanojo por UK estos organizita buse kaj trajne por tiuj kiuj ne volos flugi tien pro multekosta flugbileto. Ni atendas definitivan oferton de la turisma agentejo kun itineraj kaj prezaj detaloj. Ĉiukaze, la 27an de julio post la matenmanĝo la grupo busos el Kunming ĝis la stacidomo en la vjetnama landlima urbo LaoCai. La busveturo daŭras pli-malpli 8 horojn kun sufiĉaj paŭzoj por tagmanĝo kaj aliaj bezonoj. Poste oni daŭrigos per nokta trajno por atingi Hanojon la 28an de julio matene. Inversdirekta reveno per trajno kaj buso estos organizita por tiuj kiuj post UK revenos al Ĉinio, aŭ hejmen tra Ĉinio. Ne forgesu havigi vjetnaman vizon se ĝi estas postulata por vizitantoj el via lando.

Por uzado de la urba trafiko en Kunming mem ni ankoraŭ donos la informojn pri trafiklinioj, taksioj kaj prezoj.

Konferenca programo

Sekvante sian tradician skemon de faka-kleriga, labora-organiza kaj kultura-distra fadenoj, la konferenca programo ankaŭ adaptiĝos al la specifaj bezonoj de la regiona E-movado kaj ILEI-agado en Orienta Azio. La 2-a ISOA (ILEI-Seminario en Orienta Azio) okazos enkadre de la konferenca programo la 22an de julio 2012, en formo de prelegoj, forumoj kaj laborgrupoj pri E-metodikaj specifaĵoj kaj problemaro en Orienta Azio, daŭrigante kaj plikonkretigante la diskutojn lanĉitajn per la pasintjara 1-a ISOA. Alternativaj programeroj estos proponitaj al tiuj kiuj ne intersiĝos pri ISOA. Kelkaj unuaj aliĝintoj jam proponis siajn programkontribuojn. Ĉiuj konferencanoj estas petataj proponi siajn kontribuojn, precipe por la Interkona frandvespero, Internacia vespero kaj Lingva festivalo, sed ankaŭ por aliaj programpartoj laŭ la programskemo prezentita en la Unua Komuniko (IPR 11/4 p. 34-40 kaj http:/’ilei.info/novajxoj/45Konfalighilo.pdf). Altkvalitan kaj kulture riĉan programon ni ĝuos en la bonveniga kaj adiaŭa vesperoj, prezentotan de studentoj de la Artkolegio,

IPR 12/15738

ontaj profesiaj muzikistoj, dancistoj kaj scenejartistoj venantaj el pli ol trideko da ĉinaj etnoj kaj plimulto de ĉinaj provincoj. Ankaŭ la Lingva festivalo ebligos al la konferencanoj konatiĝi, almenaŭ specimene, kun la lingva kaj kultura diverseco de Cinio paralele kun lingvoj de eksterĉinaj konferencanoj.

Ekskursoj

La ĉirkaŭaĵo de Kunming estas regiono turisme alloga pro siaj naturaj vidindaĵoj kaj kultura bunto. La turisma agentejo, kiun ni kontaktis, ofertos tuttagajn kaj duontagajn ekskursojn al la fama Stona arbaro [vd supre], aŭ etno-vilaĝo, aŭ ornamriĉaj grotoj, aŭ aliaj vizitindaĵoj ekster kaj en Kunming, inkluzive de marĉandvizitoj al la urba bazaro. Por ebligi al konferencanoj ĝui pliajn ekskursojn, anstataŭ en ununura ekskursa tago, ni kombinos ilin kun ceteraj konferencaj programeroj en diversaj tagoj por laŭplaĉa elekto. Do, oni povas aliĝi al la konferenco tuj, kaj mendi ekskursojn kaj aliajn servojn kiam la kompleta oferto estos publikigita en la retpaĝaro de ILEI kaj alimaniere. Al jamaj aliĝintoj la oferto estos rekte komunikita.

IPR 12/1»39

— página 21 del PDF —

Kunming invitas vin: venu kaj partoprenu, lernu kaj lernigu, ĝuu kaj ĝuigu — laŭ la tradicia etoso de ILEI-konferencoj kaj nova elano de ILEI en Orienta Azio.

Viajn aliĝilojn, mendojn, kontribuproponojn, aliĝojn al internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA, demandojn kaj rimarkojn bonvolu sendi retpoŝte aŭ papere al la estrarano pri konferencoj (la adresoj troveblas sur la dua kovrilpaĝo). La unua aliĝperiodo kun la plej malaltaj kotizoj finiĝas la 3 lar de marto 2012. Por konferencanoj el Ĉinio validas kotizoj kaj prezoj en CNY. Ili bonvolu turni sin al la ĉina sekciestro de ILEI, prof. d-rino GONG Xiaofeng – Arko (arko.gong(Dqq.com) kaj pagi enlande.

Radojica PETROVIC

; Informoj pri ILEI

Laborkomisionoj

Ekzamena: Mireille Grosjean (prezidanto), Monika Molnar (vicprez.), Reza Torabi (sekretario), Karine Arakelian, Giridhar Rao, Jĉrĉmie Sabiyumva, Han Zuwu.

Elekta: Aurora Bute (gvid.), Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis.

Kontrola: Ulla Luin, Simon Smits, Rudi Koot.

Lerneja: Julian Hernandez (gvid.), Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Tieko Isikawa, Marija Jerkoviĉ, Luigia Madella, Jacqueline Poux, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi.

Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas (Estrare: Stefan MacGill).

Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny (Estrare: Radojica Petroviĉ).

Universitata: Duncan Charters (gvid.), Aida ĈiZikaite, Renato Corsetti, Ilona Koutny, Radojica Petroviĉ, Kristin Tytgat.

Kunlaborantaj institucioj

EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokŝrrviigen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog(Qkolumbus.fi.

E(QI (Edukado ĉe Interreto): Vitazna 840/67A, SK-958 04 Partizanske, Slovakio, info(Qikso.net.

Tel: (421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/.

Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kovats, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando.

Retadreso: redaktanto(Qedukado.net.

ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (-7-49)55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsofia Korody, zsofia.korody(Qesperanto.de.

FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Stefan MacGill.

TEJO (http//www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petroviĉ. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Petra Smideliusz.

UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto kaj A- komitatano de ILEI ĉe UEA: Stefan MacGill.. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont.

UN (Unuiĝintaj Nacioj): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, R. Glossop, L. Biro.

IPR 12/1»40

UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: Francois Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR-75019 Paris, francois.lojacomo(Qwanadoo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’Esperanto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud(Qaliceadas!. fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (1433) 4 73 84 90 60.

Membreco kaj pagado por aliaj servoj

Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 10 € en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de ZPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 10 € por la A-landoj kaj 5 € por la B- landoj. Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al Julija BATRAKOVA, p/a Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, «persiko(Qmail.ru».

La pagoj povas okazi pere de la nederlanda ILEI-konto, al la ILEI-konto ĉe UEA aŭ al la sveda konto:

“ Pagoj al la nederlanda konto de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bv. aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EBEA (Eŭropa Ekonomia Areo).

Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku viajn nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-| (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo).

“ Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Swedbank.

El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT-kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio.

“ Simpla abono de IPR sen membreco: 20 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton.

ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Hejmpaĝo de ILEI: http:/Awww.ilei.info.

Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIEBA, Graaf de Fiennesln 54, BE- 2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (-32-3)-234 34 00. Redaktejo: NEMETH Jozsef, HU-8531 IHASZ, Fd u. 41/5, «jozefo.nemeth(dgmail.com», http:/hwww.ilei.info/ipr/; tel: (136-89) 356-050. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, « moerbeekr(Qgmail.com». La nunan numeron ni sendis al la presejo 20 februaro 2012, redaktofino por la sekva numero 15 aprilo 2012.

SEKCIOJ DE ILEI

Albanio: Vasil Pistoli, Belgio: Marc Cuffez, Brazilo: Leysester Miro, c/o Bardhyl Selimi, Elisabethlaan 295, rua Jorge Tiburcia 592, Vila Rruga Fortuzi, nd.9, h.1, ap. 3, BE-8400 Oostende, Mariana, AL-1016 Tirana, marc.cuffez(Qtelenet.be BR-041-26001 Sao Paulo (SP) selimibardhyl(Qyahoo.com leysester(ĝgmail.com

Aŭstralio: Jennifer Bishop, Benino: Francois Burundo: Jĉremie 24/8 Wallen Rd, Hawthorn, Hounsounou, Sabiyumva, AU-3122 Victoria, BP 226, BJ-Lokossa-Mono, BP 170, Rumonge-Burundi, bishop.jennifer699(Qgmail-com | hounfranc(Qyahoo.fr ane bur(Qyahoo.fr

IPR 12/1»41

— página 22 del PDF —

SEKCIOJ (daŭrigo)

Ĉeĥio: Jana Melicharkova, Polni 938, CZ-696 02 RatiSkovice, melicharkova(Qquick.cz

Ĉinio: Gong Xiaofeng, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, arko.gong(dQqg.com

Danio: Bent Jensenius Hojstrupvej 124, DK-2700 Bronshoj, bentjensenius(Qgmail.com

Finnlando: Sylvia Himŝlŝinen F.E. Sillanpaĝn katu 2 C 46, FI-33230 Tampere, sylvia. h(Qkolumbus.fi

Francio: Michel Dechy,

65 allĉe de la Cremaillĉre, FR-59650 Villeneuve d’Ascq, michel dechy(Qhotmail.com

Germanio: Zsofia Korody, E-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, zsofia.korody(Desperanto.de

Hungario: Jozsef Nĉmeth, vidu sur p.41.

Italio: Luigia Oberrauch Madella via Prampolini 8, IT-43122 Parma, silkovojo(Qaliceposta.it

Japanio: Isikawa Tieko,

Tate 1-6-6-103, JP-353-0006 Sikisi, Saitama-ken, isksanjo(Qf[.-e-mansion.com

Katalunio: Pedro M. Martin Arnau Gatell 2, ES-17300 Blanes, ileicakQhotmail.com

Korea Resp.: LEE Jung-kee, Moklyun Usong Apt. 307-707, Bomke-dong, Dongan-ku, Amyangsi, Kyungki-do, KR-431-070, esperanto(Qsaluton.net

Kroatio/KEL: Marija Jerkoviĉ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, mjerkovic(Qnet.hr

Kroatio/KEU: Ivan Bekavac- Basiĉ, Kuŝlanova 59, HR-10000 Zagreb, ilei(Qhes-keu.hr

Kubo: Marta Alonso Gutiĉrrez, Kuba E-Asocio, Apartado 5120, CU-10500 La Habana, Cuba, info(Qesperanto.co.cu

Meksiko: Carlos Hernandez Loarca Arco del Triunfo 2019-40 San Pedrito los Arcos, MX 76148 Querĉtaro Mĉxico, ilei(Qesperantomexico.org

,

Nederlando: Robert Moerbeek, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, moerbeekr(dgmail.com

Norvegio: Anne Karin Bondhus, Morenefaret 8A, NO-4340 Bryne, akbondhus(Qjkn.no

Pollando: Tomasz Chmielik, ul. Jarzebinowa 3/33, PL-21-040 Ŝwidnik, tchmj(Qwp.pl

Rumanio: Mihai Trifoi,

Str. Principala, Bl.1 Ap.3, RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, mihaitrifoi(dyahoo.com

Serbio: Radojica Petroviĉ,

Bul. oslobodjenja 36, RS-32000 Ĉaĉak, radojica.petrovic.rs(dgmail.com

Svedio: Agneta Emanuelsson, Carl Ugglas vig 6, SE-641 37 Katrineholm, agi.emanuelsson(Qtelia.com

Svislando: Mireille Grosjean, Grand-rue 9. Case postale 9, CH-2416 Les Brenets, mirejo.mireille(dgmail.com

Togolando: Attiogbe-Agbemadon B., Mensah, T.I.E.To, B.P. 13169, Lomĉ-Togo, esp.togo(Qcafe.tg

Ukrainio: Volodimir Hordijenko, p/k35, Kijiv-133, UA-01133 volodomir(Qukr.net

Usono kaj Kanado: Ronald Glossop, 8894 Berkay Avenue, US- 63136-5004 Jennings, MO rglossop(Qmindspring.com

REPREZENTANTOJ

Armenio: Lida Elbakjan, Moldovakan 26/2, kv.52, AM-375062 Erevan, Lidaelb(Qyahoo.com

Barato/Hinda Unio: Venkatesh Reddy, No. 216, Off Main Road, Whitefield, Bangalore 66, Karnataka, esperovr(Qyahoo.co.in

Bulgario: Mariana Gencheva, Targovska 95, BG-5180 Polski Trambesh, maries972(dQyahoo.com

Ĉilio: Hĉctor Campos Grez, Casilla 903, CL-3340000, hecg(Quea.org

Islando: Loftur Melberg Sigurjonsson, Tradarberg 13, IS-221 Hafnarfjordur, lofturmsig(Qyahoo.de

Israelo: Gian Piero Savio, 13/4 Menora-str. IL-53490 Givatajim, saviogp(Qzahav.net.il Kongo DR: Viktor Lukolama Lufimpu, c/o Mampuya Diakiese, B.P. 7598, CILU, Kinshasa 1, kekcd(Qyahoo.fr Nov-Zelando: Gwenda Sutton, 12C Herbert Gardens, 186 The Terrace, NZ-6001 Wellington 1, gwenda.s(Qihug.co.nz Uzbekistano: Eugeno S. Perevertajlo, Abon. jashik 140, Poĉtamt, UZ-700000 Taŝkento, CIS

esperuzo(Qmail.ru

,

KONTAKTPERSONOJ

Bolivio: Leandra Dia Rios, Calle Maria Estivariz No 290, Avenida Coronel Valdez Pasaje Zaratustra, Villa Pabon, Zona Central, mileis 7(Dhotmail.com

Bosnio kaj Hercegovino: Nimeta Kulenoviĉ, Branica Sarajeva 15/V, BA-71000 Sarajevo

Estonio: Helgi Hromova,

Pk. 623, EE-12602 Tallinn

Haitio: Christine Theano, Christ- Roi, Imp. Romane 7 41, HT-6110 Port-au-Prince, christinetheano(Qhotmail.com

Indonezio: Ilia Sumiltia Dewi, Perumahaan, Pejuang, Pratama, Blok L, no. 11, RT/RW 003/006, Bekasi, Jawa Barat, ilia.dewi(Qgmail.com

Kenjo: Gilbert S. Sikala, Chemomi Estate, P.o. Box 22, 30301, Nandi Hills, Kenya, simiyugilbert(dyahoo.com

Kostariko: Hugo Mora Poltronieri, Apartado 4981, CR-1000 San Josĉ, tikoguau(Qgmail.com

Litovio: vakas

Nepalo: Bharat Kumar Ghimiere, Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O. Box 10518, Kathmandu, nespa bharatQhotmail.com

Urugvajo: Sonia Risso, Pascual Costa 3253 Apto 1215, UY-11700 Montevideo, sonry(Qadinet.com.uy

La finfarintoj de la instruista trejnado kun siaj instruistoj en Poznano (vd p.24)

IPR 12/15743

— página 23 del PDF —

AEF AJ

Germanio Hungario Na Hispanio a; talio syapanio Kanado Koreio itovio

IPR 2012/2

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 42 – trimonata

12/2

Redakta komitato: =—===—— Jozsef Nemeth (red.) = Luiza Carol LE | PA Luigia Oberrauch Madella k—— e Ŝ “ Rob Moerbeek pelzigo Ŭ

Margaretha SYMOENS el BELGIO

aktive partoprenis

144-horan seminarion pri

Kunlaborantoj de la aktuala numero: Renato Corsetti Federico Gobbo Mireille Grosjean Anatoli lonesov Wim Jansen Dennis Keefe Rudi Koot

Zsofia Korody Ilona Koutny Katalin Kovats Stefan MacGill Radojica Petroviĉ Raita Pyhala Amri Wandel Wang Minhao

Metodiko kaj praktiko de instruado de

ie 5 ATESTILO

Ni deklaras, ke Huang Zeyco(Sumo) el dinio ĉeestis al

la tre tre latenaa, 206-hora REK-Korso lnter la Lla de januaro

Ma de februaro, 2012 sur Mal

-tnsalo, Ĉinio.

klei

Organo de lnternacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

— página 2 del PDF —

ENHAVO

Jozefo NEMETH: Enkonduko… cis cencescesnesnesneeantantannunnuninnnnn nunu, 3 Zsofia KORODY: Jnstrukapabligo, modula trejnado…………… seneso sonnnnnnninio 4 Stefan MACGILL: Strategio por edukado — kun rimedoj ………… neneeese 9 Dennis KEEFE: Esperanto-Insulo I […] ………. sese eesesseseesensnsnnnonnannanennna nonoi, 12 Federico GOBBO: Filozofio kaj historio de informadiko per E-o ……………………… 17 Renato CORSETTI: Ni instruu la veran E-on kaj ni instruu ĝin facila………………… 19 Wim JANSEN: Pri kelkaj malfacilaĵoj en Esperanto …………….. «sese e esencas ennea e nain. 25 Rudi KOOT: Miaj spertoj pri lingvoj ……………..ussmsensescensnsennen inen noo 31 Libro-recenzo (Wagemaker: La Multiplika Ĉapelo) Ge E —— I 32 Instruante en Afriko HI. (Mirejo GROSJEAN)………….. sceno seson esis en nono onanio, 33 El la landoj kaj sekcioj (CN, FI, FR)…………………..2..s esee ces esence eseon saononnonnnonninoioo 35 Novaĵoj de edukado.net (Katalin KOVATS) …………………..e. sese sesono eseon nanon no 37 Forpasoj (nekrologoj pri J. Ŝemer, O. Haszpra, E. S. Perevertajlo) ………………… 38 informoj pri ILEI, „5, sss 5 orme ranoscneneennorencenveneoni o ESE 9 KESANS EKO dAS OR AIELSSSSSSI sisto 41

ESTRARO DE LA LIGO

Prezidanto: Stefan MACGILL, Pannonia u. 30.1.6, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel. (736 1) 349-5207, «stefan.macgilkQdgmail.-com~. Kunordigo, eksteraj rilatoj, regularoj, partneroj, “esperantol25”, Juna amiko

Vicprez.: Duncan CHARTERS, PO Box 100, Elsah, Illinois 62028-0100, Usono. Tel.(71)618 3745252, fakso:(–1)618 3745465, «duncan.charters(dgmail.com». Universitata kaj scienca agado/komisiono, instru-teknologia evoluo.

Sekretario: HUANG Yinbao (Trezoro), Jingchuan-Xian, Esperanto-box 16800, Pingliang, Gansu, CN-744300, Ĉinio. Tel. (186) 18893316800, «i/ei.sekretario (dgmail.com», por membro-administrado: «ilei.oficejo(dgmail.com~».

Estrarano pri financoj: Julija BATRAKOVA, Rusio/Hago, Nederlando.

Tel. (731) 252 515331, spersiko(Qmail.ru». Financaj kaj kasistaj aferoj.

Estrarano: Zsofia KORODY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (749) 5521-5983, «“zsofia.korody(Qesperanto.de». E-centroj, instrukapabligado, ekzamenoj.

Estrarano: Radojica PETROVIC, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Ĉaĉak, Serbio. Tel. (4381 32) 371053, fakso: (4381 32) 342101, «radojica.petrovic.rs (ggmail.com~. Edukprojektoj, konferencoj, informado, terminara komisiono.

Estrarano: Julian HERNANDEZ ANGULO, Arbol Seco 371B e/Clavel y Santo Tomas, Centro Habana, Ciudad Habana, Tel. (–53) 6404484, Sjulian(Qesperanto.co.cu~. Landa agado, komisiono pri lerneja agado.

Titolpaĝe supre: Diplomo de partopreninto en la metodika seminario de Katalin Kovats sur la Esperanto-Insulo; malsupre: La plej juna kursano de E-Insulo estis Huang Zeyano (Suno), filo de nia sekretario Trezoro. (Fotoj de Katalin Kovats)

IPR 12/2»2

Scienca Komitato

Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE’

Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko

Membroj:

Vera Barandovska-Frank, Germanio, Universitit Paderborn; AIS?

Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah

Renato Corsetti, Italio, Universita degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE’

Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE’

Michel Duc Goninaz, Francio, Universite de Provence; AdE’

Aloyzas Gudaviĉius, Litovio, Siauliu universitetas

Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam

Boris Kolker, Usono; AdE!

Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE’

Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloĥski w Krakowie

Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE’

Aleksandr Melnikov, Rusio, AKaNneMHA CebCKOXOZKĤCTBEHHOTO Mamunkocrpoenua

Radojica Petroviĉ, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu

Balazs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudomanyi Intezet

Sekretario: Aida ĈiZikaite, Litovio

«AdE — Akademio de Esperanto PAIS — Akademio Internacia de la Sciencoj, San-Marino

Enkonduko

Karaj Legantoj,

Lastmomente… la Estraro de UEA aprilfine diskutis edukadon dum 2,5 horoj. Jareke la jubilea laboro transiris de ILEI al pli vasta teamo; la kurso 125 de ILEI realiĝos tra pli longa periodo.

La Tutmonda Skriba Ekzamentago ĉe la KER-ekzamenoj altiris ĉ. 380 kandidatojn en 17 landoj; UEA vojaĝigos du ekzamenantojn al Moskvo por gvidi parolan ekzamenon. Gravas pli klare diferencigi la ekzamenojn UEA/ILEI disde KER: pli modesta kosto, testado de movadaj konoj, uzeblo kie malpli gravas eŭropa oficialeco. ILEI proponis kiel efike realigi tri-nivelan oferton. Reage al pledoj, ni starigu pli baznivelan ekzamenon, por landoj sen enlanda sistemo. Ni severigu la nunan elementan ekzamenon por fariĝi nova meza nivelo. Tiu nivelo, kun severigo kaj ampleksigo de la kulturaj partoj, fariĝu supera nivelo.

Pri instruista trejnado, la permodula skemo kaj normaro evoluigata de ILEI permesus al ĉiu aganto flekseble kunlabori. [Vidu la sekvan artikolon].

UEA transprenas partan financadon de la Interlingvistika Katedro en la Universitato de Amsterdamo.

Kompletigo de la financado de UEA al edukado dum 2012 sumas je €1200 el la 2000 proponitaj de ILEI.

Alikampe, ni vidas ĉ. 50 aliĝojn por nia konferenco en Kunming, kaj eblon je kvoruma komitato tie. La membroj por 2011 estos ĉ. 670 kaj momente preskaŭ 500 por 2012 — nek katastrofa, nek brila. Restas laboro sur ĉiuj kampoj!

Jozefo NEMETH, redaktoro

IPR 12/2»3

— página 3 del PDF —

Instrukapabligo, modula trejnado

de Zsofia KORODY, estrarano de ILEI (Germanio/Hungario)

ILEI en sia nova statuto celas kunligi ĉiufakajn kaj ĉiunivelajn e-istajn edukistojn kaj instruistojn tra la mondo pere de la unikaj komunikaj valoroj de E-o. En la statuto de ILEI inter la celaro aperas ankaŭ „4.8 Aranĝi internaciajn ekzamenojn pri kapablo en apliko kaj instruado de E-o.”

ILEI membrigas kaj prizorgas ĉiujn, kiuj interesiĝas pri tiuj celoj; la organizaĵo proponas siajn servojn al ĉiuj, sendepende de tio, ĉu ili havas universitatan diplomon aŭ ne.

Estas nia asocia intereso ankaŭ la faka trejnado de estontaj gekolegoj, instrukapabligo de junaj aŭ maljunaj interesiĝantoj. Dum kelkaj jaroj, jardekoj ni povis ĝoji pri la altnivela E-klerigado ĉe Universitato ELTE en Budapest, Hungario. Centoj da diplomitoj ricevis tie oficialan universitatan findokumenton, kiu estis komparebla, egalvalora al la diplomoj pri aliaj lingvoj. Tiuj oraj tempoj estas for kaj ni povas nur spekti la klopodojn de kelkaj landoj, kiuj strebas akceptigi la fakan klerigadon de E-instruistoj al ŝtataj, universitataj institucioj. Aliaj iumaniere provadas en siaj asociaj kadroj solvi tiun taskon, se ne estas je dispono ekstermovadaj ebloj.

Skizo de la ILEI-UEA ekzamensistemo

Ni rigardu, kion proponas en sia ekzamensistemo ILEI kun UEA? Ekzistas du niveloj. La unua estas la t.n. internacia elementa, kiu en sia postularo estas pli proksima al iu t.n. meza ekzameno ol al elementa, do ni povas konstati, ke la nomo povas misgvidi kandidatojn al la ekzameno. Des pli, ke ĝi, krom la ĝeneralaj lingvaj kapabloj postulis testadon ankaŭ de bazaj literaturaj, movadhistoriaj konoj. La sekva nivelo estas la t.n. internacia meza ekzameno, kiu postulas pli altan gradon de komunika kapablo, kune kun pli severe testataj primovadaj kaj literaturaj konoj. En la nuna sistemo ne ekzistas triagrada, tn. supera ekzameno, sed ekzistas ekzameno pri instrukapablo post la unujara trejnado kadre de la komuna projekto de UAM (Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando) kaj ILEI. La kursoj okazas en UAM, sed la finan diplomon donas ILEI, do temas pri movada dokumento.

IPR 12/2»4

Mallonga historio de la unujara instrukapabliga trejnado (kompilita laŭ informoj ĉe http://www.staff.-amu.edu.pl/\~interl/index.htmi)

ILEI dum longa tempo depost la agadoj de mag. Irena SZANSER kaj aliaj en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj ne havis regulan trejnsistemon por kapabligi E- instruistojn. La kontrakto inter la Interlingvistikaj Studoj de UAM kaj ILEI pri kunlaboro en instrukapabligo estis subskribita en 2007 (flanke de UAM de d-rino Ilona KOUTNY, gvidanto de IS, de la dekano de la Novfilologia Fakultato de UAM, prof. JOzef DARSKI kaj la vicdekano prof. Jacek WITKOS, aliflanke de Zsofia KORODY, tiama vicprezidanto de ILEI).

Estis oportuna, praktika solvo utiligi la trian jaron de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj (kiuj donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas internaciajn lingvojn kaj planlingvojn kaj detale okupiĝas pri la gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de E-o) kaj ebligi al la studemuloj la viziton de prelegoj de la lingvopedagogia specialiĝo kaj ankaŭ de aliaj tiam okazantaj kursoj. Tiun specialiĝon gvidas d-rino Katalin KOVATS (tiel enŝaltiĝis ankaŭ edukado.net), kontribuis Maria MAJERCZAK (metodikistino el la Jagiellona Universitato (Krakovo), Ilona KOUTNY kaj ankaŭ Zsofia KORODY.

En la studjaro 2007/08 okazis la unua kunordigita trejnado en Poznano, kiu enhavis du unusemajnanjn surlokajn sesiojn (kun intertempa reta konsultiĝo) kaj la ekzamenon en septembro 2008. La novaj kursanoj (7 personoj el 5 landoj) krom la lingvopedagogiaj kursoj sekvis ankaŭ etkurson pri literaturo (Istvan ERTL), pri movadhistorio (Aleksander KORĴENKOV) kaj gramatiko (Ilona KOUTNY), ili povis aŭskulti donace la aliajn aktualajn kursojn de la Interlingvistikaj Studoj.

En septembro 2008 la partoprenantoj de Interlingvistikaj Studoj havis la eblon testi sin mem kaj samtempe la unuan C1-nivelan teston (el la novtipa lingvoekzameno ellaborita kun la budapeŝta lingvoinstituto ITK). Dum tiu sesio ekzameniĝis kaj ricevis instruistan ILEI-diplomon la unuan fojon 3 partoprenantoj [vd la sekvan foton, de maldekstre]: Jurate BARTASKIENE, Litovio (Utiligo de poemetoj, rimaĵoj kaj kantoj en la lingvoinstruado); Edit SLEZAKNE TAR, Hungario (Instruado de akuzativo je diversaj niveloj) kaj Witold CZERWINSKI, Pollando (Pedagogia vortareto Esperanta-pola ).

IPR 12/2»5

— página 4 del PDF —

De maldekstre: Jurate BARTASKIENE, Edit SLEZAKNE TAR, Zsofia KORODY kaj Witold CZERWINSKI

En la studjaro 2009/10 aliĝis 10 partoprenantoj el 8 landoj. El ili 6 akiris sian instruistan diplomon de ILEI. Denove okazis KER-ekzameno, al kiu aliĝis 5 personoj el la instruista trejngrupo. En septembro 2010 la instruista grupo jam la trian fojon akompanis la tradiciajn interlingvistikajn sesiojn en Poznano. La du surlokaj unusemajnaj sesioj (septembre kaj februare) disponigis koncize la necesajn metodikajn konojn por profesie instrui E-on. Post hejma kaj reta laboro en septembro 2011 okazis ekzamenoj de 8 partoprenantoj el la 11 (el 6 landoj): ili prezentis sian finlaboraĵon kaj

sukcese trapasis la finan kompleksan ekzamenon, tiel ili akiris la instruistan diplomon de ILEI.

Novaj ebloj, novaj planoj por instrukapabligo

La komencita kunlaboro kun UAM kaj kelkjara daŭra funkciado de la instruista trejnado estis grava paŝo kaj estas bona solvo por tiuj, kiuj bezonas internacian atestilon de nia Ligo. En 2009 montriĝis ankaŭ alia

IPR 12/276

bezono: enkadre de Grundtvig-projekto en la Dumviva Lernado-Programo, grupo da lernemaj germanoj, poloj kaj slovakoj el la aĝgrupo 554 komencis trejniĝi por fariĝi klubgvidantoj, organizantoj, instruantoj de E-kursoj. Laŭ la plurjaraj spertoj de fakuloj en Herzberg am Harz, kie regule okazas klerigkursoj por Germana E-Asocio, Zsofia KORODY, estrarano de ILEI, kunlaboranto de Interkultura Centro Herzberg, ellaboris por tiu Grundtviggrupo proponon, skizon por instrukapabliga studado surbaze de modula sistemo. Dum la du jaroj de la Grundtvig-projekto tiu skemo estis sekvata kaj estis la unua pruvo de sukcesa uzado.

La postularo kaj proceduro de la trejnsesioj en Poznano jam fariĝis pruvitaj, bone funkciantaj, priskribitaj normoj por la akiro de ILEI-diplomo. Sed ne ĉiam ĉiuj studemuloj el la mondo povas partopreni tie en sesioj, do estas bezono je pli fleksiĝema sistemo, kiu permesas la studadon en aliaj lokoj, en alia tempo, ne nur la 2×1 semajnojn en februaro kaj septembro. El tiu bezono fontis RITE, la reta instruista trejnado lanĉita kaj prizorgata de Katalin KOVATS. La klerigsesioj de Germana E-Centro jam ekde jaroj sukcese praktikas tiun modelon, donante al la kandidatoj liberecon decidi pri la sinsekvo de la sekvataj kursoj, prelegoj, plenumi memverkajn taskojn en periodoj taŭgaj por ili, kaj akiri la bezonatajn kreditpoentojn.

Temaro, moduloj

Kiujn temojn, kiujn modulojn oni sekvu por trejni kapablajn instruistojn, kursgvidantojn? En la modulara sistemo temas pri kompilita listo de temproponoj, kiuj konsistigas la enhavon de sesioj, sed estas en libera sinsekvo plenumeblaj laŭ la ebloj de edukcentroj, intensaj someraj metodikaj kursoj ktp. Por sukcesa prepariĝo oni bezonas la lingvo-nivelon B2-C1 laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). La enhavo de la moduloj estas en harmonio kun la postularo de la lingvopedagogia kurso de UAM kaj proponas kompleksan lingvan kaj fakan kursaron pri la fakoj: lingvopedagogio, gramatiko, interlingvistiko, metodiko, historio, kulturo, varbado, movadaj konoj ktp.

Metodiko kompreneble ludas la ĉefan rolon: instruado de vortprovizo, ekzercado de gramatiko, evoluigo de kapabloj, motivigo, uzo de instruhelpiloj, transdono de E-kulturo, mezurado, taksado, organizado de instrulaboro ktp. Post ekz. 2-semajna intensa trejnado povas okazi konsultiĝo kun kursgvidantoj, pretigo de laboraĵo pri metodika temo, kies

IPR 12/2»7

— página 5 del PDF —

prezento estas parto de la fina ekzameno kun praktika pruvo de instrukapablo en formo de modelleciono. Sukcesintoj ricevos ILEI-diplomon. La enhavo kaj la postularo devas esti respektataj de lokaj organizantoj, proponantoj de klerigsesioj por kandidatoj de ILEI-diplomo. Tiu sistemo bone subtenos ankaŭ la strebojn de ekstereŭropaj gekolegoj aspirantaj je internacia atestilo pri instrukapablo. En 2012 — okaze de la 125-jara jubileo de Esperanto — inter 13-20 kaj 20-27 julio estos someraj staĝoj en Herzberg am Harz. La du-semajna kursaro plenumos la postulojn de ILEI-UAM kaj bone preparos la aliĝintojn al la fina ekzameno, kiu povos okazi ekz. post

unu jaro, en 2013 dum la ILEI-konferenco en Herzberg am Harz.

Modelo de moduloj por instruistaj trejnkursoj de ILEI

5-6 | konatiĝo kun gramatiko de E-o | praktika pre- instrupraktiko: la organizanta | specialaĵoj, zentado de ellaboro de institucio, ĝiaj | lingva perfektiĝo, | metodoj (per- lecionplano taskoj, agadoj, | konatiĝo kun sone, per modelaj roloj, spertoj lernolibroj (laŭ filmoj), analizo | lecionetoj, E-kulturo, vivo | celata, lernenda de spektita rolo, tipo, internaciaj metodo) instruado, konduto, projektoj instruhoro personeco de

instruistoj; informoj/faka helpo: kiel verki fakartikolojn, diplomlaboraĵon

7-8 | E-centroj, trarigardo de informado ekzameno bibliotekoj lingvaj ekzercoj varbado resumo faklibroj tipoj organizado pritakso de la vortaroj niveloj kurs-anoncoj, trejnado pedagogiaj aliaj instru- alvokoj estontaj planoj verkoj helpiloj afiŝoj, artikoloj | daŭrigo aŭ lernolibroj edukado.net organizado de | komenco de instruhelpiloj trarigardo de la kluboj, projekto E-gazetaro lecionoj de programoj, eldona laboro elektita, celita kurstipoj,

lernolibro planado de kursoj, instruplano, enhavo de la kurso

Strategio por edukado — kun rimedoj

1 2 3 4 1-2. | enkonduko lingvistiko E-lernado: literaturo interkonatiĝo interlingvistiko formoj, ebloj famaj periodoj konatiĝo kun esperantologio komputilaj literaturaj skoloj la urbo, (enkonduko) programoj por | tradukita E- kursejo fonetiko lingvoinstruado | literaturo enhavo, celo gramatiko kaj lernado, originalaj verkoj de la trejnado, | leksiko rolo, uzo de poezio kunlaboro, sintakso interreto planado stilistiko EQI projektoj por kaj per E-o 3-4 | enketado historio nacia kaj | metodologio naciaj kaj interlingva, internacia plej gravaj naciaj E- gramatika testo | E-movado instrumetodoj ekzamenoj niveligo strukturo, Manlibro por UEA/ILEI lingvaj ekzer- | organizaĵoj instruado „De nivelo al coj funkcioj, nivelo” personaj kunvenoj UEA/ITK lingvaj ekzamenoj laŭ spertoj la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) taskotipoj, lingva prepariĝo IPR 12/2»8

UEA delonge bezonas freŝan dekjaran Strategian planon; ĝi starigis komisionon por prepari tion; ILEI estas reprezentata en tiu komisiono. En marto ĝi transdonis al la Komitato de UEA 16-paĝan dokumenton “Strategia Vizio por UEA”, kiu formos la bazon por la plano, kiu espereble ekzistos en traktenda formo ĝis la komenco de la mandato de la nova estraro de UEA en 2013.

IPR 12/2»9

— página 6 del PDF —

La vizia dokumento ege gravas por ILEI, ĉar ĝi ne nur agnoskas la ŝlosilan rolon de edukado kaj instruado (tion ja faris la plano de 2000-2010), sed proponas mekanismojn por dediĉi seriozajn rimedojn al la belaj intencoj. La antaŭa plano starigis tri-pilieran modelon: Disvastigo, Edukado, Utiligo (alivorte Informado, Instruado, Aplikado). Tio estis valora analizo, feliĉe la nova plano konservas tion, sed sub aliaj nomoj, kaj kun aldono de kvara elemento: konsciigo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo. Gravas tiu kvara elemento, ĉar tio havigas manierojn transformi noblajn celojn al konkretaj projektoj kaj rezultoj. Kapabligo subsignifas vastan kampon, sed kohera instruisto-trejnado trovas sian lokon tie, kiel ankaŭ intensigo de interkulturaj iniciatoj kaj pli evoluinta ekspluatado de retaj kursoj kaj rimedoj. Entute, la vizio forte akcentas la transforman rolon de retuzo. La lastaj kvar paĝoj de la vizio prezentas tabelon por la kvar pilieroj kun kolumnoj Ĝenerala Strategio kaj Reta Evoluigo, kun subtemoj Strategia vizio, Ĉefa rimedo, Ĉefaj agadoj kaj Kvinjaraj SMART-celoj (t.e. la celoj estu Specifaj, Mezureblaj, Atingeblaj, Realaj kaj Trafaj). Ni aperigas apude la tabelo-parton pri Kapabligo.

La financado de la eduka agado okazos pere de starigota Fondumo (aŭ eĉ Centro), kun ŝlosilaj partneroj ILEI, edukado.net kaj lernu.net — do la komputika grupo E(Q1. Ni esploru momente perspektivojn por instruista trejnado kaj atestigo, kies fonon liveras artikolo de Zsofia KORODY sur p.4- 9. ILEI, kunlabore kun UEA, la proponata Fondumo kaj aliaj partneroj, estas la logika instanco por difini normojn kaj strukturon por instruista trejnado. Kun novaj fortoj kaj rimedoj, imageblas, ke la atestiloj de ILEI povos atingi ian gradon da oficialeco ĉe iu realmonda instanco. Ni tamen ne strebas je centrisma organizado de la kursoj kaj ekzamenoj. Tiuj unuavice restos en la manoj de diversaj agantoj — la nunaj kaj eble novaj, kiuj akiros grandan manovripovon rilate al kurs-formo, -daŭro kaj iagrade ankaŭ enhavo. Sed la irado estos malpli disa kaj pli kohera, se ĉiu aganto respektos bazan strukturon kaj normaron. La modulareco planata por tiu skemo donos maksimuman flekseblon al la realigantoj, ekzemple por reordigi la materialon laŭ lokaj bezonoj kaj cirkonstancoj, kaj ĝin dispartigi inter retaj kaj fizikaj elementoj. Ĝi donos maksimuman flekseblon al trejnatoj, kiuj povos plenumi la diversajn “brikojn” en libera ordo, kaj ĉe pli ol unu trejnejo.

La nova aliro al la financado kaj rimedizo de la taskaro spegulas la starpunkton, kiun ILEI vane jam tra pli ol dudek jaroj provadis komuniki: niaj

IPR 12/2710

membroj kotizu al ILEI, por ke ĝi liveru al ili servojn (kiel ĉe aliaj Fakaj Asocioj), sed oni ne imagu ke ili financu la tutecon de niaj instruprogramoj — la kapabligo de novaj generacioj de parolantoj kaj uzantoj estas afero centra al la celaro de la tuta movado. Tial, la naskiĝanta vizio kaj plano meritas aprobon (eĉ entuziasmon) de ILEI, sub la kompreno, ke la ligo povos reteni sian sendependecon, dum ĝi kunlaboras plenforte en la realigo de tiu vizio.

Tabelo pri kapabligo

KAMPO ĜENERALA STRATEGIO | RETA EVOLUIGO

KAPABLIGO | Strategia vizio: Strategia vizio: UEA – kleriga kaj aktiviga UEA – kanalo por konstanta

Kunordiga organizo por esperantistoj je | alfluado de novaj esperantistoj instanco: ĉiuj niveloj, kun emfazo pri | tra retkursoj kaj retforumoj al Fondumo por | lingvaj kapabloj, movadaj surlokaj kursoj kaj kulturaj Klerigo kaj scioj, interkultura aranĝoj por parol- kaj kultur- Kapabligo, komunikado kapabligo

EE a Ĉefa rimedo: | Ĉefa rimedo:

Funda reorganizo de la Kunlabore kun edukado.net, edukado.net — | „Kay kleriga flanko de lernu.net, kaj ILEI (ekz. kadre KOTRKES UEA, ekz. per Fondumo por | de la Fondumo), evoluigo de

Klerigo kaj Kapabligo cele al | klerigaj kaj aktivigaj paĝaroj

longperspektiva integrado kaj | kaj rimedoj en la reto, kun forta

kunfinancado de ILEI, ligiteco al eksterretaj agadoj kaj edukado.net kaj lernu.net normoj

Ĉefaj agadoj: Ĉefaj agadoj:

e Kursoj, seminarioj, aranĝoj | « Daŭra evoluigo de retaj kursoj

lingvo-uzado diversenhavaj

e Eldonado kaj disvastigo de | « Eksperimentado pri novspecaj

valoraj klerigaj verkoj en kursoj kaj aranĝoj por retaj diversaj ĝenroj lernantoj

e Instruista trejnado pri e Varbado por la KER-

lingvo-instruado, ekzamenoj kaj aliaj testoj de interkultura komunikado, kulturaj konoj/lingvaj kultura klerigado por kapabloj plenkreskuloj

E

IPR 12/2»11

— página 7 del PDF —

Kvinjaraj SMART-celoj:

e Disvastigo de paroligaj/superaj kursaroj (ĝis 10 jare, diversregione)

» Eldonprogramo (4 titoloj Jare, kresko ĝis 3 000 vendoj jare)

e Novaj instruistoj (kresko ĝis 300 jare)

Kvinjaraj SMART-celoj:

e Sukcesaj trapasoj de retaj kursoj je KER-nivelo B1 (kresko ĝis 5 000 jare)

» Partopreno de retaj lernantoj en lokaj aranĝoj (kresko ĝis 2 000 novaj Jare)

e Sukcesaj ekzameniĝoj je KER-niveloj B1, B2, CI (ĝis 500 jare)

Stefan MACGILL Prezidanto de ILEI

Esperanto-Insulo | — Fokusiĝo sur la tre intensa kurso por komencantoj kaj NE-esperantistoj

de Dennis KEEFE (Ĉinio)

Jam en la revuo Esperanto, en la raportoj de E/ Popola Ĉinio, en la retnovaĵejo La Mondo, en la revuo Ondo de Esperanto kaj en la retejo Balta Ondo aperis longaj artikoloj pri la eksperimento Esperanto-Insulo 1. Tiuj artikoloj bone priparolas la tri ĉefajn partojn de la projekto: la treege intensa BEK-Kurso por komencantoj de Dennis KEEFE, la Metodika Kurso de Katalin KOVATS kaj la universitat-nivelaj kursoj de Federico GOBBO kaj Ron GLOSSOP. Krom tiaj informoj estas filmraporto de edukado.net pri partoj de la kursaro. Se tio ne sufiĉas, sur unu blogloko troviĝas eble 500 fotoj pri la tutmonata aranĝo.

Espereble ekaperos aliaj artikoloj pri la lanĉo de la Universitato de Esperanto, kaj ankaŭ espereble videblos en la paĝoj de IPR artikolo laŭ la vidpunkto de instruista trejnado, ĉio el rekta sperto kaj analizo de niaj profesoroj Ron GLOSSOP, Federico GOBBO kaj Katalin KOVATS. En ĉi tiu artikolo, tamen, mi volas limigi min al la enmeto en Ĉinujo de kurso, kiu verŝajne ne nur estis la plej intensa iam ajn instruata en Ĉinio por Esperanto, kun ok horoj de rekta instruado ĉiutage, sed ankaŭ la plej internacia, kun homoj el deko da landoj. Eble estis la unua fojo en Ĉinio kiam kaj ĉinaj studentoj kaj eksterlandanoj sukcese lernis lingvon utiligante

IPR 12/2»12

la SAMAN lernomaterialon en la sama klasĉambro. Tio, laŭ mi, eblas nur per Esperanto, kaj ni esperantistoj povas fieri pri tio.

Unue, ni ekrigardu la intensecan naturon de la kurso. Ekrigardo de la kalendaro kaj horaro helpos al ni kompreni la nekutiman strukuron de la lernado. La kurso komenciĝis la 12an de januaro kaj finiĝis unu monaton poste. Do ĝi enhavis kvar kompletajn, sinsekvajn semajnojn kaj instruiĝis ĉiutage krom dimanĉe. Dum la kurso okazis tritaga feriado pro la fama ĉina nova jaro. Entute, estis ĉirkaŭ 200 horoj de enklasĉambra instruado, sed aldone al tiu kvanto da horoj estis proksimume 2 — 3 horoj vespere de hejmtaska laboro. Ne malofte, gelernantoj studis kaj preparis hejmtaskojn ĝis la noktomezo. Do, la kvanto da horoj kaj la ritmo estis tre altaj kompare kun tradiciaj kursoj. Oni povus diri, resume, ke la kurso por komencantoj estis kvazaŭ tuttempa lernado.

La internacieco de la kurso estis tre nekutima afero por Ĉinio. Estas multe da eksterlandanoj kiuj venas al Ĉinio por studi la ĉinan, sed ili kutime ne intermiksiĝas kun ĉinaj studentoj. El la 82 gelernantoj (jes ja, 82 en la sama klasĉambro, nombrataj en la dua semajno), la plejparto estis ĉinoj kaj la plejparto el ili studentoj inter la aĝoj de 18 kaj 25 jaroj. En tiu grupo estis

IPR 12/2»13

— página 8 del PDF —

deko da koreoj, kvino da mongoloj kaj homoj el pluraj aliaj landoj, nome Italo, Hispanio, Francio, Tajlando, Japanio, Kanado, Slovakio, Latvio, Danlando kaj Aŭstralio.

La okdek kursanoj sidadis kvarope ĉirkaŭ tabloj. Komence estis 19 tabloj; post kelkaj tagoj aldoniĝis unu plia. Dum la kurso iom post iom perdiĝis tabloj, kaj ĉe la fino eble estis 15. Meze de la kurso, la grupo dividiĝis kun Penny Vos, aranĝanta specialajn lecionojn por la gelernantoj kiuj malfacile kapablis sekvi la rapide disvolviĝantan BEK-Kurson. Ĉe tiuj tabloj kutime estis du aŭ tri ĉinaj studentoj, kaj por kompletigi la kvaropon aldoniĝis unu aŭ du lernantoj el aliaj landoj. Ĉe tipa tablo povus esti du ĉinoj, unu koreo kaj unu italo, aŭ eble du-ĉinoj, unu mongolo kaj unu aŭstraliano, ekzemple. Tia mikso helpis motivi la lernadon de E-o, ĉar nur Esperanto kapablis kunigi la kvaropon en konversacio.

La instruo-ritmo estis la sekva. Unue, la instruisto instruas gramatikan punkton. Poste la instruisto gvidas iom da praktikado kun ĉiuj gelernantoj. Kaj finfine, dum eble inter 15 kaj 20 minutoj, ĉiuj grupetoj praktikas tiun gramatikaĵon, tute en Esperanto, en siaj grupoj. Dum tiu grupopraktikado, la instruisto rondiras, provante kontroli ĉu la pratikado disvolviĝas laŭ la modelo. Dum la 200-hora kurso, estis eble ĝis 300 instruo-unuoj, kiuj plejparte videblas en la BEK-Kurso ĉe la retejo www.bekkurso.info. Sed estis ankaŭ multe da aldonaj ekzercoj, eltiritaj el pluraj metodoj utiligataj dum la kurso. Tiuj ekzercoj povus esti el la netradicia TKR, Tutkorpa Responda Metodo de Asher ĝis la tre tradicia utiligo de diktaĵoj. La ĉefa afero, ĉiam, estis utiligi variecon por ke la gelernantoj vidu similajn gramatikaĵojn kaj vortojn en malsamaj momentoj laŭ malsamaj metodoj.

Dum la praktikado, la aktivado ĉe 19 tabloj samtempe kreis tre laŭtan bruon kiu ofte malfaciligis la komprenon kaj la sukcesan disvolviĝon de la leciono. Aldone, la sonkvalito de la klasĉambro ne estis tre bona, kun problemo de resonado, kiu malfaciligis la orelan komprenon. Tiu problemo parte solviĝis kiam kelkaj grupoj iris ekster la klasĉambron por la praktikada parto de la leciono. El la 80 komencantoj en la kursaro por komencantoj, pli ol la duono jam lernis iom da Esperanto antaŭ ol veni, tamen tre malmultaj homoj kapablis sukcese fari eĉ la duonon de la BEKI, do la unua okono de la kompleta kurso. Eble unu el kvin de la gekursanoj estis veraj komencantoj, kiuj ne kapablis fari sukcese eĉ la duan paĝon de BEK.

IPR 12/2»14

Mi provis kompari la BEK-Kurson en Ĉinio kun la BEK kiun mi faris ĉe la Universitato de San Francisko por NASK, la multajn kursojn kiujn mi faris en Gresillon kaj Plou€zac kaj la kursojn kiujn mi faris en Hispanio en la 80- aj jaroj. Evidentiĝis, ke spite al la intenseco de la kurso sur Esperanto- Insulo I, la gelernantoj en tiuj kursoj de Eŭropo kaj Nordameriko multe pli rapide progresas. Kial?

La problemo de la lernado de E-o en Azio ne estas la gramatiko, sed estas la tre-tre alta kvanto da nekonataj vortoj. La internaciaj vortoj de E-o, preskaŭ tute ne eniĝis en la ĉinan lingvon. Ĉiu eŭropano havas la grandan avantaĝon de almenaŭ pasiva kono de miloj kaj miloj da internaciaj vortoj en sia kapo. La ĉinaj studentoj, eĉ se ili lernis multe el tiuj vortoj dum siaj

nek bone kapti ilin kiam ili aŭskultas la lingvon.

Mi provis kompari la kurson en Hajnano ankaŭ kun la lingvokursoj kiujn mi konas en Ĉinujo. Eble multe da neazianoj dirus, ke 80 gelernantoj en la sama kurso estas tro da partoprenantoj, tamen, en Ĉinujo eĉ ĉe la monriĉa prestiĝa Universitato de Nankino, kursoj ofte havas inter 100 kaj 200 studentojn, kaj kvankam lingvokursoj estas pli malgrandaj, mi konas kelkajn kun pli ol 80 studentoj. Ĉe aliaj universitatoj povas troviĝi ĝis centoj da gelernantoj en kurso pri lingvoj. Se ni instruas E-on en Ĉinio, indas ke ni lernu kiel instrui al grandegaj grupoj. Kompare kun la rezultoj de aliaj kursoj en Ĉinujo, laŭ la ĉinaj organizantoj, neniam okazis tiom da progreso en tiom malmulte da tempo en tiu lando. Dum miaj kvin jaroj en Ĉinio, parolante kun multe da homoj kiuj lernis kaj studis Esperanton dum jaroj kaj eĉ dek aŭ dudek jaroj, ĉefe tradukante, mi povas konfirmi la diraĵon de la ĉinaj organizantoj.

Mi pensas, ke la fenomeno de homoj el malsamaj lingvogrupoj kiuj studas fremdan lingvon ekde la KOMENCO per la sama lernomaterialo kaj en la samaj grupoj, estas novaĵo kiu meritas la priatenton de la ekstera mondo. La probableco, ke ĉinaj studentoj kune kun koreoj kaj mongoloj povas samtempe, samlaborgrupe lerni lingvon kune kun eŭropanoj estas novaĵo. Kaj ankaŭ ke tiu eksperimento havis konkretajn rezultojn en periodo de nur unu monato estas novaĵo. E-o, kiel mi diris, povas esti fiera, kaj povas montri sin al la ekstera mondo nun kun eĉ pli da memfido pro, parte, la eksperimento de E-Insulo I, en la jaro 2012 kun la 125-jariĝo de tiu lingvo.

IPR 12/2»15

— página 9 del PDF —

Pri la kvalito kaj pri la lernado mem dum la kurso en Esperanto-Insulo 1, eblis konstati jam meze de tia intensa praktikado, ke multe da veraj komencantoj, neeŭropdevenaj, kapablas utiligi E-on por sukcese komuniki kun homoj el Eŭropo. Tio ja estis la celo, la komunikado. Multaj homoj rimarkigis, ke la novaj studentoj el la Universitato de Hajnano povas konversacii dum horoj kun neĉinoj. Tiusence, la kurso sukcesis. Tia lernado, laŭ membroj de la Organizo-Teamo, neniam antaŭe okazis en Ĉinio.

Tiu sukceso devenas ne nur de la intenseco de la kurso mem, sed ankaŭ grandparte de la ritmoŝanĝo kun la kurso prezentata de Katalin KOVATS kaj ŝiaj gelernantoj de la Metodika Kurso, kiu okazis paralele kun la kurso por komencantoj kaj la kursoj ĉe universitata nivelo de Federico GOBBO kaj Ron GLOSSOP. Ĉiutage ekde la dua semajno, la Metodik-anoj alvenis al la BEK-Kurso, kaj dum la lasta du-hora periodo de la tago instruis la BEK- anojn. Kelkfoje tio fariĝis kun Katalin instruanta al la tuta grupo, kaj kelkfoje tio okazis kun pluraj stacioj en diversaj lokoj de la klasĉambro al kiuj la lernantoj iris por ricevi lecionetojn. Tiamaniere, la gelernantoj povis ĉeesti lecionetojn en ĉiu stacio, ĉiukvaronhore, ekzemple.

Kontribuanta al la bona disvolviĝo de la kursaro estis ankaŭ la komuna tagmanĝo ĉiutage inter la dekdua kaj la unua. Loka restoracio ĉiutage alportis tagmanĝon por ĉiuj en la klasĉambro kaj la tre spertaj e-istoj de la kursoj de la Universitato de E-o kaj la Kurso pri Metodiko kune manĝis dum unu horo. Tie homoj el pli ol dudek landoj, spertaj kaj komencantaj, kunbabilis. Tio rolis kiel granda motivado por la novaj gelernantoj de E-o.

Bonaj helpantoj abundis dum la aranĝo. Pri instruado en mia kurso, mi jam menciis la bonajn kontribuojn de Katalin KOVATS kaj ŝiaj gelernantoj. Mi ankaŭ parolis pri Penny VOS, kiu fakte faris multe pli ol helpi kun la gelernantoj kiuj bezonis specialan lingvohelpon. Aldone estis Maja MERIAUX, Ĝoja el Koreio kaj Michele REVERDY, kiuj helpis korekti la BEK-hejmtaskojn kaj la ekzamenetojn. Kaj, ludantaj ŝlosilan rolon en la instruado dum la BEK-Kurso estis Jano CLARK el Usono/Ĉinujo, kaj Fejfi FEIFICOVA el Slovakio, kiuj ofte instruis la tutan grupon kaj helpis kun multaj aliaj taskoj. Finfine, jam menciiĝis en aliaj artikoloj, ke la tuta projekto E-Insulo I disvolviĝis sen subvencioj. Sed tia granda projekto (ni eble memoras ke ĝi daŭris unu tutan monaton, kaj la intensaj kursoj estis 8- horojn ĉiutage kun 2-3 hora vespero-kunstudado) ne povus okazi sen la

IPR 12/2»16

antaŭa planado kaj helpo de ILEI-Ĉinio kun ARKO, la tutmonata tuttaga helpo de TREZORO, TRIGO, SPADO, WU kaj HOSEMO, kun la antaŭa helpoplanado de la Universitato de Nankino kaj s-rino CUI.

Kiel mi diris ĉe la komenco de ĉi tiu artikolo, Esperanto-Insulo I ne nur estis la kurso por komencantoj, kaj mi esperas, ke vi, kara leganto, nun turnos vian atenton al la aliaj du grandaj eksperimentoj kiuj okazis sur la Insulo: la tutmonata metodika kurso de Katalin KOVATS kaj la tutmonata Universitato de profesoroj GLOSSOP kaj GOBBO. Esperanto-Insulo ripetiĝos en la venonta jaro. Okazos alia kurso por komencantoj el la tuta mondo. Okazos pedagogia kurso por lerni kiel fari BEK-Kurson. E-Insulo ekzistas por fari ponton inter Azio kaj aliaj kontinentoj. Ni invitas vin partopreni kaj resti tutan monaton en la suda insulo de Ĉinio, Hajnano, ĉinlingve Hai Nan Dao (Maro-Sudo-Insulo).

E-Insulo stariĝis por esti tre tre intensa, serioza, tuttaga, tutmonata kurso por NE-esperantistoj kaj por homoj kiuj deziras paroli E-on flue kaj senhezite. E-Insulo ne kreiĝis por turismado. Se vi volas, renomu Esperanto- Insulon la Lingvo-Laboro-Insulo. Tamen, certe eblos turismi POST la intensa monato, sed ne dum. Tiukondiĉe, ĉiam aranĝiĝas kelkaj interesaj, mallongaj ekskursoj semajnfine kaj unu pli longa dum la ĉina novjaro. Sed se vi volas profiti de via restado en Ĉinio turisme, mi rekomendos, ke vi eble prikonsideru fari turismadon POST Esperanto-Insulo II en 2013. Ĉinio estas tiel granda, tiel riĉa je historio, tiel ĉarma kun sia lingvo… Post la intensa lernado, vi kaj viaj novaj geamikoj meritos tion. Informo kaj aliĝado por Esperanto-Insulo II ĉe www.esperanto-insulo.info. Esperanto- Insulo II disvolviĝos en la sama vintro-ferioj en Ĉinio, de januaro kaj februaro, 2013.

Filozofio kaj historio d

de Federico GOBBO (Italio)

e informadiko per E-o

2012 estas grava jaro por informadikistoj de la tuta mondo, ĉar oni festas la centjaran datrevenon de la patro de informadiko, la brito Alan TURING (1912-1954). Do aparte bonvena estis al mi la invito de Dennis KEEFE, konata lingvoinstruisto kaj la lanĉinto de la Lingvaj Festivaloj, pri

IPR 12/2» 17

— página 10 del PDF —

kunlaborado al stariĝanta projekto, nome Universitato de Esperanto, per

kurso rilate al la kulturaj aspektoj de informadiko.

Universitato de Esperanto celas doni ŝancon kleriĝi per E-o tra tutmonata 48-hora kurso. La antaŭkondiĉoj por partopreni estis tre simplaj kaj klaraj kaj pro tio miaopinie tre allogaj por jesi al la propono: nur profesoro rekonitaj en Universitatoj, kun doktora titolo, povas doni kurson; la kursc estu esperantigo de kurso jam spertata nacilingve dum kelkaj jaroj en loka Universitato; la produktota materialo rilata al la kurso — lernolibroj, demandoj, k.a. — restos poste je ĉies dispono, danke al Krea Komunaĵa licenco, tra interreto. Tio inkluzivas kompletan filmadon de la lecionaro kaj aparta sur sonbendigado. La modelo de Universitato de Esperanto estu perreta kursaro de la plej gravaj Universitatoj de la mondo, kiel ekzemple Harvardo, Yale aŭ MIT. Pro tio, la teknologiaj iloj uzataj dum la lecionaro estu ak Sj nigra tabulo kaj kreto. Profesoro Ron GLOSSOP, el Usono, estas jam konata de la legantoj de IPR: li donis sian kurson pri Alfronti Militon, Esperanta adapto de analoga kurso prilaborita dum 25 jaroj. Mi ne havas instruan sperton tiom longan, sed mia kurso pri Filozofio kaj Historio de Informadiko jam ĝuas ses jarojn de prilaboro, kaj mi akceptis, ĉar mi volis profiti la okazon verki la lernolibron kaj kompreneble doni la kurson, en E-o. Ordinare, mi ne tro ofte sukcesas kunigi mian profesian, universitatan laboron, kune kun la E-aktivado: ĝuste pro tio, mi konsideris la disdonadon de unumonata (48-hora) kurso vera nova defio. Interese, la temon de la kurso mi jam klarigis al miaj italaj studentoj dum ses jaroj. Tio starigas interesajn demandojn laŭ la pedagogia vidpunkto: kio ŝanĝiĝas en la kurso pro uzo de E-o anstataŭ nacia lingvo? Ĉu oni povas rekte kaj senpere traduki la enhavon aŭ ĉu bezonatas pli nuanca adapto de la enhavo?

Fakte, ĝis la unua tago de la kurso, mi ne povis scii anticipe la vivpriskribojn de miaj studentoj. Dennis KEEFE klarigis al mi, ke temas ja pri universitat-nivela sed samtempe iom baza kurso, nome, oni ne pretendu anticipe specialajn apartajn konojn — ekzemple, por sekvi kurson pri Sociolingvistiko oni devas sekvi unue Ĝeneralan Lingvistikon; tio, en la

MA Universitato de Esperanto

IPR 12/2»18

nuntempa infaneca fazo de Universitato de Esperanto, ankoraŭ ne eblas. Do, unue mi devis iom simpligi la enhavon.

Due, mi demandis al mi pri la kulturoj de miaj studentoj. Informadiko estas ĉefe produkto de la okcidenta kulturo — de la logika radiko de la greka filozofo ARISTOTELO tra la brita matematikisto Alan TURING ĝis la usona postduamondmilita gvida rolo, kun korporacioj kiel IBM, Mikrosofto kaj lastjare Guglo kaj Fejsbuko. Eble oportunas klarigi aparte al afrikaj aŭ aziaj lernantoj konceptojn kiel ekzemple Renesancon, sciencon, kiam oni alfrontas la historian fonon. Tion fakte mi nur duone sukcesis, simple ĉar plejparte la kursanoj venis el Eŭropo aŭ Usono — neniu el Afriko, dum la ĉinoj ne povis sekvi regule, pro la multaj organizaj engaĝoj. Sed, kiel ĝenerala rimarko, estas oportune, ekzemple en la lernolibro, starigi apartajn klarigojn: mi elektis enkonduki je la fino Glosaron kun klarigoj pri la fakaj vortoj. Tio estas ja riĉigo de nia lingvo. Mi substrekas, kvankam mi parolis pri informadiko, la kurso ne estis aparte teknika, sed male precipe kultura: la fokuso estis ĉe la homoj unue, la ideoj due, la maŝintrakto de la ideoj triagrade. Sen homoj kaj ideoj, oni ne povas starigi novigajn maŝinojn. La espero estas, ke ĉi tiuj ekzemploj de mi kaj kolego Ron GLOSSOP havos posteulojn, por riĉigi la proponon de kleriĝo per Esperanto. j

Esperanto-Insulo, Hajnano, Cinujo, 12-a de februaro, 2012

Ni instruu la veran E-on kaj ni instruu ĝin facila

de Renato CORSETTI (Italio)

Hieraŭ mi trovis en la teksto de dissendo de unu el la plej konataj retaj radioj la vorton „legala” en la signifo de „laŭleĝa”. Tio pensigis al mi, ke la verkinto de tiu teksto neniam lernis la veran E-on, kaj opinias, ke E-o estas io simila al la franca aŭ al la hispana. Eble ne li sola kulpas pri tio. Efektive en malmultaj kursoj la instruisto insistas pri la vera strukturo de E-o.

1. Vera strukturo de Esperanto

Esperanto naskiĝis en Eŭropo, sed Zamenhof ne volis ĝin lingve hindeŭropa. Zamenhof mem, ne mi, skribis en la Unua Libro, represita en la Fundamenta Krestomatio, 12-a eldono, paĝo 248, la jenon: „Mi aranĝis

IPR 12/2»719

— página 11 del PDF —

plenan dismembriĝon de la ideoj en memstarajn vortojn…” [ekzemple malsan-ul-ej-o] „„ … Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alikonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj eŭropaj, tiel, ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), — li eĉ ne supozas, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia gepatra lingvo.”

Sciencaj esploroj pri la funkciado de E-o en la praktiko diras la samon. Uzante la mezurilojn de GREENBERGER (usona lingvisto) pri la speco de lingvoj oni provis analizi E-on kaj la rezulto estas, ke Esperanto NE APARTENAS NUR AL UNU TIPO, ke ĝi estas meza inter la tipoj. Se oni rigardas la aferon el la vidpunto de la skalo analiza/malanaliza, ĝi estas en la mezo kaj pli kaj pli moviĝas al la analiza flanko. Ekz. ni havas la vorton „direktoro” kiel fosilion de la komenco de Esperanto, dum nun en similaj situacioj oni uzas „-isto”. Sufiĉas memori pri la eposo de la batalo inter „komputoro” kaj „komputilo”.

Skalo: analiza/malanaliza direkti direktisto direktanto

direktoro Se ni rigardas al la skalo kunmeta/kunfanda (aglutina/fleksia), E-o estas nepre en la flanko kunmeta. Bedaŭrinde homoj, kiel tiu zorganto pri radiaj dissendoj, kiu ne legis la antaŭparolon de la lernolibro, ne scias tion kaj aldonas radikojn. La klasika ekzemplo estas:

Skalo kunmeta/kunfanda mal-san-ul-ej-o hospital-o

Por ankoraŭ pli konvinkiĝi, ni rigardu ĉi tiun malgrandan tabelon:

Itale oni diras pri kelkaj profesioj: E-e oni diras pri la samaj profesioj: benzinaio benzinisto cassiere kasisto musicista muzikisto muratore masonisto

IPR 12/2»20

legnaiuolo lignisto bancario bank(ofic)isto impiegato oficisto

Ekzistas, tamen, en E-o unu hindeŭropa sistem-elemento: -ĉjo/-njo, la malgrandigaj kaj plibeligaj sufiksoj, kiuj donas:

el Petro Peĉjo

el Marinella Manjo. Sed la kunmeta forto de E-o estas tia, ke oni emas fari vortojn kiel „njoknabo”, kiu estis antaŭ jaroj uzata por virineca knabo, samseksemulo. Kaj ankaŭ estas hindeŭropa la kunagordo de adjektivoj kaj substantivoj, bela semajno, belaj semajnoj, belan semajnon, belajn semajnojn. Evidente temas pri du facetoj de E-o, kiu tute ne sufiĉas por forviŝi ĝian kunmetan (aglutinan=algluan) bazan karakteron.

Claude PIRON iam observis en „La ĉina: mitoj kaj realo”, ke kelkrilate la strukturo de E-o pli similas tiun de la ĉina ol tiun de eŭropaj lingvoj, tamen multego restas por ĉinoj tre stranga. La simileco ĉefe rilatas al la nevarieco de la lingvaj eroj (morfemoj), al la maniero kombini ilin kaj al la fakto, ke la preciziganta ero ofte antaŭas la precizigatan. Sed la ĉina estas treege pli ekstrema ol E-o tiurilate. Ekz., ĉar rilativa propozicio precizigas, ĝi devas, en la ĉina, stari antaŭe. „La libro, kiun mi legis” tradukiĝas per „mi-legis-a (tiu) libro”.

Nur la spiritistaj esperantistoj eble mediume povus demandi Zamenhof pri tio kiom la ŝemida lingvo hebrea, kiun li konis, influis lin dum la kreado de E-o. Sed estas fakto, ke E-o funkcias multe pli simile al la semidaj lingvoj ol al la hindeŭropaj je la struktura nivelo. Ĝi baziĝas sur radiko, kiu estas la koro de la sistemo, kaj ĉirkaŭ tiu aldoniĝas per sufiksoj kaj prefiksoj novaj vortoj kun novaj signifoj deriveblaj de la radiko.

Ni vidu nur unu ekzemplon el la araba.

Radiko KTB en Esperanto redonas la ĝeneralan ideon de „skrib-”.

Kataba (li skribis) skribi

Kaataba skribi al iu

Takaataba korespondi (skribi reciproke al iu) Inkataba aboni (enskribiĝi)

‘http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/china.htm

IPR 12/2»21

— página 12 del PDF —

Iktataba esti registrita

Istaktaba skribigi/peti skribi Katb skribado

Kitab skribaĵo/libro Kutubiy librovendisto Kuttaab elementa’lernejo Kitabah skrib-arto Maktab skribejo, oficejo Maktabah biblioteko

Kaatib verkisto, skribisto Muktatib abonanto Mukaatib Ĵurnalisto

Vi certe tuj komprenas, ke la semidaj lingvoj uzas tiun sistemon multe pli vaste ol E-o mem. Ĉu tio influis Zamenhofon? Mi ne scias, sed certe li havis la konscion, ke „simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eŭropaj popoloj”.

Aliflanke, se la lernanto tute ne bezonas legi la antaŭparolon de la lernolibro, „kiu por la lernanto estas tute senbezona”, la instruisto ja devas legi ĝin kaj devas konstati kiel funkcias la lingvo kaj devas instrui tion al siaj lernantoj. Nun en la multaj kursoj, kiujn mi havis la okazon ĉeesti, kaj en la multaj lernolibroj, kiujn mi legis, oni apenaŭ instruas pri tio. Oni jes diras, ke el „dom-o” oni povas fari „dom-a” kaj simile, sed oni ne dediĉas unu lecionon al la kunmeta karaktero de Esperanto. Estas kvazaŭ oni provus instrui la araban kaj ne klarigus la sistemon de radikoj kaj de derivitaj vortoj el la sama radiko. Iu ajn instruisto de la araba, kiu farus tion, estus konsiderata almenaŭ stranga.

Instruistoj de E-o normale faras tion, ĉar ili ne volas fortimigi la lernantojn kaj ili ne volas detrui la imagon de la lernantoj, kiuj „eĉ ne supozas, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo.” Tio, aliflanke produktas tiujn esperantistojn, kiuj malgraŭ la ekzisto de la radiko „tragedi-” oficialigis la radikon „tragik-”, kaj nun serĉas pretekstojn por distingi la laŭsupoze malsaman signifon de la du vortoj „tragedia” kaj „tragika”. Eble oni ne faru tion en la unua aŭ en la dua

?Vidu la citaĵon tute en la komenco de ĉi tiu artikolo. ?Vidu la citaĵon tute en la komenco de ĉi tiu artikolo. “Vidu la citaĵon tute en la komenco de ĉi tiu artikolo.

IPR 12/25272

leciono, sed oni ja faru ĝin, ĉar post 100 jaroj Esperanto rajtas esti klarigata kiel Esperanto kaj ne kiel dialekto de la franca aŭ de la germana.

Praktike, ni ekiru de la instruado de la 16 reguloj, ne de la gramatiko de niaj naciaj lingvoj. Ne timu esti simpla! Ĉiuj granduloj estis simplaj. Kristo estis simpla, Karl MARX estis simpla, EINSTEIN estis simpla, sed la Plena Analiza Gramatiko ne estas simpla. Konsideru la frazon de PAG: „Tamen ankaŭ en Esperanto ekzistas tri specoj de nominativaj, absolutaj adjektoj: 1. identiga stat-adjekto esprimita per adjekta predikativo….”, kaj tio eble konvinkos vin por la eterneco ne inventi kaj ne uzi gramatikajn terminarojn pensitajn por alispecaj lingvoj, sed ne por E-o! Vi rajtas uzi tiajn terminojn, nur kiam vi estas tute certa, ke viaj lernantoj konas tiujn terminojn.

PMEG estas multe pli bona ol PAG, sed kaŝu ĝin de viaj lernantoj almenaŭ en la unua kurso.

2. La vorttrezoro instruenda

Se de la strukturo ni moviĝas al la vorttrezoro, mia rekomendo estas plimalpli la sama; estu simpla! Unue ni konsideru ankoraŭ unu fojon la koncepton „Baza didaktika minimumo” aŭ „baza instrua minimumo” por tiuj, kiuj ne parolas greke. Pri ĝi parolas Josef DOR, sekvanto de SZERDA- HELYI kaj metod(ik)isto pri instruado de lingvoj”. Laŭ li, SZERDAHELYI dividas la E-morfemojn tiel:

1. unuelementaj vortoj – 103

2. afiksoj — 40

3. finaĵoj — 17

4. tabel-vortoj — 45

Tiuj 205 morfemoj apartenas al la baza instrua minimumo. Estas evidente, ke en la 103 unuelementaj vortoj estas ĉiuj prepozicioj, konjunkcioj, unuelementaj adverboj ktp. Do se oni instruas tion, kion signifas kaj kiel funkcias tiuj 205 elementoj, oni praktike instruis la tutan gramatikon de E-o. La cetero estas nur vort-trezoro. Kompreneble ankaŭ la vorttrezoro prezentas grandajn problemojn, kiujn ĝenerale oni subtaksas.

Kiujn vortojn oni instruu kaj kiom da ili?

; Joseph DOR (2008), Baza radikaro de Esperanto instru- kaj komunikcele, Quierschied: Eldonejoferlag.

IPR 12/2»23

— página 13 del PDF —

La unuaj vortoj, kiuj venas al mia menso estas la 1000 vortoj de la facilaj listoj de Kontakto troveblaj en pluraj retaj ejoj ankaŭ en www.edukado.net en hitp:/)www.esperanto.org/stanford/vortaroj! aŭ en http://remush.be/ tezauro/Kontakto.html.

Alia fonto por trovi vortojn instruendajn povas esti la listo de fundamentaj kaj oficialaj radikoj, kiun oni trovas en la paĝaro de la Akademio en http:/hwww.akademio-de-esperanto.org/ kaj pli precize en la sekcio Akademia vortaro.

Kroma fonto por bona listo de vortoj por komencantoj estas la vortolisto de la tiel nomata „Zagreba metodo”, kies aŭtoroj estis Zlatko TISLJAR, Spomenka ŜTIMEC, Ivica ŜPOLJAREC, Roger IMBERT, kaj kiu baziĝas sur la esploro pri la ofteco de morfemoj en la parolata lingvo siatempe farita de Zlatko TISLJAR.” Sed ankaŭ „Gerda malaperis” de Claude PIRON havas tre bonan liston de uzindaj vortoj”.

Multaj el ĉi tiuj listoj havas la problemon, ke ili estas malnovaj kaj ke kelkaj modernaj vortoj estas nepre aldonindaj, ekzemple tiuj, kiuj rilatas al komputiloj. Oni ne povas sekvi retan kurson sen la vortoj „komputilo”, „reto”, „ekrano”, „muso” kaj similaj. Ĝuste tiucele la listo de Kontakto estas nun reviziata de ĝia unua aŭtorino, Anna LOWENSTEIN, kaj ĝi aperos kiel eble plej baldaŭ almenaŭ en http://www. bonalingvo.org/index.php /Anna.

Sed kiom da vortoj oni instruu?

Fakuloj pri instruado de naciaj lingvoj konsentas ke ne estas eble instrui ĉiujn vortojn, kiujn la lernanto bezonas Kvankam en Esperanto la problemo ne estas tiel peza ĝuste pro la kunmeta karaktero de la lingvo, ĝi tamen ekzistas.

SLa kurso nun troviĝas en la reto en http://eo.lernu.net/kursoj/zm/index.php, kiu enhavas la vortolistojn por ĉiu el la 12 lecionoj.

«La kurso Gerda malaperis estas trovebla en multegaj retaj ejoj. Ni indikas ĉi tiun, kiu havas tre klaran tabelon de la vortolistoj de ĉiu leciono:

http://bernd.wechner info/Esperanto/gerda.html

ŜIt is unlikely that teachers can cover in class the huge number of vocabulary items that students will need to use or understand. En Jeanne MCCARTEN (2007), Teaching Vocabulary — Lessons from the Corpus, Lessons for the Classroom, Cambridge: Cambridge University Press, pag. 1.

IPR 12/2»24

Unue, la instruado de la 205 morfemoj de la „baza instrua minimumo” prenas pli da tempo ol la instruado de simplaj vortoj. En absolute bazaj kursoj de unu semajno, ekzemple, oni komencis forigi la instruadon de la tabel-vortoj malpli oftaj kaj de sufiksoj ne taksataj tro utilaj (-ing- estas la tipa ekzemplo). Pri la cetera vorttrezoro, la kvanto da instrueblaj radikoj dependas de du faktoroj:

— la tempo je dispono

— la gepatra lingvo de la lernantoj En la tradiciaj kursoj de unu horo semajne dum unu lernojaro (8 monatoj pli-mapli) ŝajnis malverŝajne sukcesi instrui pli ol 300 radikojn fremdajn al la lingvo de la lernantoj. Fakte la dua faktoro (la gepatra lingvo de la lernantoj) estas multe pli grava ol oni supozas. Certe ne estas same malfacile por germano kaj italo lerni la radikon „tag-” aŭ inverse la radikon „lbr-”. La malfacilaĵo por ĉinoj lerni E-on ĉefe fontas el la vorttrezoro, kiel, cetere, por ni ne-ĉinoj lerni la ĉinan.

Konklude, estu indulgema al viaj lernantoj kaj ne diru: „Vi lernas jam de unu jaro kaj ankoraŭ ne komprenas, kion signifas „fotelo”!” Provu mem lerni la vorton „fotelo” en la ĉina kaj memori ĝin. Kaj ne estu malkontenta pri vi mem! Se viaj lernantoj post unu jaro kapablas uzi la 205 kernajn morfemojn kaj ankoraŭ centon, vi estas sukcesa instruisto. Kaj ĉefe ne forgesu instrui al viaj lernantoj, kiel vere funkcias E-o. Tio helpos ilin ankaŭ ne multe cerbumi pri vortoj kaj mem inventi ilin, ekzemple „kaftrink-il-o” se ili ne memoras la radikon „tas-”.

Pri kelkaj malfacilaĵoj en Esperanto“

de Wim JANSEN (Nederlando)

Enkonduko

Ni ĉiuj scias, ke la facileco aŭ malfacileco de iu lingvo, se entute kaptebla en unu sola difino, dependas de multaj faktoroj lingvaj kaj eksterlingvaj. Por studonto de fremda lingvo, tiu (mal)facileco difinas la nivelon de lernfacileco de tiu lingvo, nomata ankaŭ lernebleco laŭ la angla font-

” Mi dankas Hans BAKKER kaj Katalin KOVATS pro la disponigo de ĉiuj originalaj materialoj, uzitaj en tiu ĉi kontribuo.

IPR 12/2»25

— página 14 del PDF —

termino. En la lingvistika esplorcentro ACLC de la Universitato de Amsterdamo oni pristudas tiujn aspektojn de la lernebleco, kiuj rilatas al la propraj strukturoj de lingvoj, inter kiuj troviĝas ankaŭ Esperanto. La teoria kadro, en kiu disvolviĝas tiuj ĉi studoj, estas tiu de la funkcia diskursgramatiko, priskribita en Hengeveld kaj Mackenzie (2008)”.

Kio estas “facila” aŭ “malfacila” en la gramatiko de Esperanto? Indicon pri tio mi serĉis 1.a. en la materialoj de testoj pri Esperanto-lingvoscio, kiuj estas troveblaj en la publikigoj BAKKER kaj PILGER (1967) kaj BAKKER (1974). Temas pri testoj, kies celo estis esplori la lernfacilecon de E-o kaj krei science defendeblan komparilon kun similaj testoj, ekzistantaj por certaj vaste uzataj lingvoj. La testoj estis organizitaj kiel enŝovitaj programeroj en aro da internaciaj esperantistaj kunvenoj inter oktobro 1967 kaj decembro 1969 en Britujo, Francujo, Nederlando, Pollando,„kaj la tiamaj Germana Federacia Respubliko kaj Jugoslavio. Oni kolektis respondojn de sume 238 personoj kaj la analizoj de la rezultoj aperis en Scienca Revuo (BAKKER 1974).

La testoj celis esplori la ĝeneralan lerneblecon de Esperanto kiel bazon por komparo kun aliaj lingvoj, kun atento al prononco, ortografio, gramatiko kaj leksiko en ties kvar tutoj aparte aŭ sume. Tial, la publikigitaj analizoj ne mencias, kiuj specifaj rezultoj estis atingitaj en la multaj diversaj areoj, kiuj kune konsistigas la gramatikon. Alivorte, por eltrovi, kiuj aspektoj ene de la gramatiko kaŭzis la plej oftajn erarojn, necesis reanalizi la originalajn dosierojn. Mia intereso estis havi impreson pri la eraremo de la tiamaj partoprenintoj en la kampo de la morfosintakso kaj tiucele mi aparte analizis la koncernajn respondojn de 112 el 238 testitoj.’” En la rezulta dosiero, du aspektoj de la Esperanta gramatiko kune kaj impone gvidas la oftecoliston de eraroj: la valento de la verboj kaj la uzo de la akuzativo. Ilin tuj sekvas la uzo de la refleksivo.

” Vidu la bibliografion ĉe la fino de la artikolo.

» La funkcia diskurs-gramatiko principe ne distingas inter la morfologio kaj la sintakso, sed konsideras la morfologion sintakso sur vorta kaj subvorta niveloj. Estas tamen nature, referenci al konkretaj vortstrukturaj fenomenoj kiel morfologiaj kaj al frazostrukturaj fenomenoj kiel sintaksaj.

IPR 12/2»26

La populacio

En mia aliro, la fenomeno “lernebleco” estas rekte influata de la t.n. travidebleco de la strukturo de lingvo, kiu koncernas la rilaton inter la diversaj priskriboniveloj de lingvo, t.e. la interpersona aŭ pragmatika, la semantika la morfosintaksa kaj la fonologia niveloj. La baza hipotezo estas, ke ju pli senpera aŭ travidebla iu internivela rilato estas, des pli ĝi faciligas la ellernon de la lingvo el pure lingvostruktura vidpunkto. Ju pli ĝi estas nekontinua aŭ opaka, des pli ĝi malfaciligas la ellernon. Pro mia koncentriĝo al la morfosintakso, mi ne atentis la ĉapitrojn pri la pasiva kapto de la prononco. Pro la sama kialo mi ankaŭ ne konsideris la partojn pri la pasiva kaj aktiva kono de la leksiko. Sume mi elektis 14 morfosintaksajn testdemandojn el totalo de 28 kaj, kiel dirite, trastudis la respondojn de 112 el la 238 testitoj, kiuj estis fintraktitaj en la (tute alicelaj) statistikaj analizoj de Bakker (1974).

La 14 netraktitajn testdemandojn mi eliminis, ĉar laŭ mia Juĝo ili nek ŝanĝus la rezultojn signife, nek aldonus alian kromvaloron al ili, se mi konsiderus ĉiujn sendistinge. Mi konsideris la limigon al ĉirkaŭ duono de ĉiuj demandoj sufiĉe reprezenta eltiraĵo por miaj celoj (krom se la rezultoj montriĝus akre kontrastaj kun certaj — ne kvantaj, sed kvalitaj — referencoj, kiuj estas tie kaj tie troveblaj en la literaturo). Ekzakte la duono de la personoj (56) estis submetita al testoj en Okcidenta Eŭropo (Nederlando, Francujo, Germana FR, Britujo), la alia duono (56) en Orienta Eŭropo (Pollando kaj Jugoslavio). La testfolioj ne enketis pri ĉies gepatraj lingvoj, sed nur pri la (ioma) kono de lingvoj (el tiu “ioma” oni povas dedukti “negepatraj”). Tio signifas, ke mi deduktis la gepatran lingvon el kombino de la lingvo de la lando, en kiu la testo estis organizita, la nomo de la testito kaj la nemencio de la supozata gepatra lingvo en la listo de iom konataj lingvoj (supozataj fremdaj). Tamen, en preskaŭ ĉiuj kazoj de la testitoj en Jugoslavio mi povis noti nur “jugoslavian” kiel gepatran lingvon, ĉar pli fajna diveno estis neebla (preskaŭ neniu menciis la serban, serbokroatan aŭ kroatan, aŭ iun alian konkretan jugoslavian lingvon). Kun tiu ĉi rezervo, por ĉirkaŭ la duono de ĉiuj testitoj mi trovis iun ĝermanan-latinidan lingvon kiel la gepatran, por la alia proksimuma duono iun slavan. Troviĝas unu albanlingva kaj du hungarlingvaj testitoj en mia listo. La (ioma) kono de fremdaj lingvoj estis ĉefe dividita inter la angla, franca kaj germana (se tiuj ne estis dedukteblaj kiel gepatraj lingvoj) kun neneglektinda kono de la rusa en Pollando (nur apenaŭ en Jugoslavio).

IPR 12/2»27

— página 15 del PDF —

La aritmetike averaĝa aĝo de ĉiuj testitoj estis 35 jaroj, la norma devio ĉirkaŭ la averaĝo: 16. La okcidenta grupo (kun averaĝa aĝo de 29 kaj norma devio de 12 jaroj) estis pli juna kaj pli aĝ-kompakta ol la orienta (kun averaĝa aĝo de 41 kaj norma devio de 17 jaroj). La nombron da horoj dediĉitaj al la studado kaj aplikado de Esperanto mi notis, sed ne uzis en tiu ĉi laboro; ili restas uzeblaj por konsulti individuajn testitojn en la okazoj de drasta devio de la normo, ekz-e por esplori la eventualan influon de iu gepatra lingvo aŭ de tre malalta stud- aŭ apliknivelo. La 112 testitoj donis entute 1535 validajn respondojn al la 14 demandoj (el teoria maksimumo de 112 x 14 = 1568). Tio signifas, ke nur 2,19o de la demandoj restis neresponditaj pro nescio, hezito aŭ eventuale manko de tempo. Oni do montriĝis tre certa pri si mem. Tiom pri la populacio esplorita laŭ la kriterio de la morfosintakso.

Analizo de eraroj

La eraroj faritaj de la testitoj estas meteblaj sur skalon de “pli ofta” al “malpli ofta”, kiun reprezentas la linioj de supre suben en tabelo l. “Demando” en la maldekstra kolumno resendas al la originalaj kodoj de la testdemandoj F21, F15 ktp. La kolumno “Erarproc.” enhavas la procentaĵon da eraraj respondoj el la entuta nombro da validaj respondoj al la koncerna demando):

Tabelo 1: Relativa ofteco de eraroj

Demando | Erarproc. | Temo de la koncerna testdemando

F21 29, Rekono de la valento de la verbo balanci.

FIS 38,8 Elekto de la akuzativo post kiel.

F3 37,5 Rekono de la valento de la verbo komenci.

C3 37,0 Uzo de la direkta akuzativo.

F4 36,7 Elekto de la valento de la verbigita radiko fam-. F8 3938 Uzo de neakuzativa tempa adjekto kun prepozicio. EI 34,8 Uzo de akuzativa tempa adjekto sen prepozicio. (97/ 31,8 Kompreno de sia aŭ ŝia.

F2 29,5 Uzo de la volitivo.

F6 25,9 Elekto de la bezonata prepozicio.

F17 23,4 Uzo de adverba predikato en Estas varme.

FI8 22,0 Uzo de sensubjekta frazo en Pluvas.

Fl 13,5 Elekto de la subfraza tenso en …promesis, ke -os. C8 11,8 Uzo de po.

IPR 12/2»28

Montriĝas, ke la verba valento kaj la akuzativo en iu formo estas la fontoj de la plej oftaj eraroj. Sepope, la dutemaj eraroj okupas la supran duonon de la listo de F21 ĝis F7. La rezulto konfirmas aliajn — tamen kaj bedaŭrinde nur fragmentajn — esplorojn pri la lernfacileco de Esperanto. Bona, sed intertempe tre aĝa referenco estas la nederlandlingva doktoriga disertacio Vijf Kunsttalen “Kvin Artefaritaj Lingvoj” verkita de Willem Manders, kiu sobre, sed kritike raportas pri la malfacileco de la verba valento kaj de la akuzativo (Manders 1947: 165-167 kaj 224-232). Pri la valento relegindas ankaŭ la artikoleto de Bernard Golden Neinstruebla, nelernebla gramatikaĵo? (Golden 1988). La trian lokon inter la erarfontoj okupas la refleksivo, malbonŝance adresita en nur unu testdemando (C7).

Ankaŭ ĝi, almenaŭ ĝia poseda formo sia, estas delonge konata stumbligilo (Manders 1947: 254).

Cu estas hazardo, ke ĝuste la tri supre trovitaj fontoj, valento, akuzativo kaj refleksivo, kulpas pri pli ol duono de la sume faritaj eraroj en la testoj? Ĉu pli granda nombro da partoprenantoj kun pli granda lingva diverseco rezultigus tre malsaman distribuon de la erarfontoj? Mia hipotezo estas, ke al ambaŭ demandoj ni ricevus nean respondon, ĉar la tri erarfontoj estas strukturaj malfacilaĵoj. En la tri kazoj temas pri opaka rilato inter la semantiko kaj la morfosintakso.

Ni prenu la verban valenton. Kiam, deirante de la ekzempla frazo la bruado ĉesas, oni ŝanĝas la predikatan strukturon de unumembra al dumembra en mi ĉesigas la bruadon, la aldono de mi sur la interpersona nivelo kaj la atribuo de la roloj Aganto al mi kaj Priagato al bruadon sur la semantika nivelo sufiĉas por determini la kernan verbon de la predikato transitiva. Sed Esperanto postulas la aldonon de morfologia konfirmilo de tio per la transitiviga sufikso -ig, alkroĉenda al la radiko ĉes-, ĉar tiu ĉi lasta estas dekretita netransitiva. Similaĵo okazas, kiel konate, kiam devi ge aldonendas la sufikso -iĝ al transitiva radiko, kiam tiu ĉi aplikiĝas ne en sia hejma : medio (dumembra predikato), sed en unumembra predikato. Pri la akuzativo eblas diri jenon. Laŭ la tradicia ekspliko, la akuzativa finaĵo -n aplikiĝas al la suferanto de la ago, la semantike difinita priagato P, sed verdire nur, kiam ĝi estas ankaŭ la sintaksa objekto O (mi legas la libronpo), ne kiam la priagato rolas kiel la subjekto S (en ekz-e la librops estas legata de mi). Ankaŭ ĉi tie intervenas la morfosintakso sen semantika pravigo. Kaj koncerne la trian erarfonton, la refleksivon, sufiĉas rememorigi pri la ekzemplo, ke sia estas uzata en l!i kun sia frato, sed ne en

IPR 12/2»29

— página 16 del PDF —

li kaj lia frato, ĉar en la dua vortgrupo (semantike absolute identa al la unua), la sama persono (frato) estas parto de la sintaksa subjekto. En ĉiuj tri kazoj ni konstatas nekontinuan aŭ opakan rilaton inter la semantika formulado kaj la morfosintaksa kodigo de la komunika intenco, kiun ni povus deklari kulpa pri la konsekvenca relativa malfacileco de nia lingvo ĉi-rilate.

Pri la plu-uzeblo de la materialo

En la originala materialo, kiun mi esploris, estis trovebla nenia detala priskribo de la cirkonstancoj, en kiuj la testoj estis organizitaj, ekz-e pri la kiamo (ĉu tage, antaŭ- aŭ posttagmeze, vespere); pri la daŭro kaj la enŝovo aŭ ne de paŭzoj; pri la ejo (ĉu libere alirebla, fermita, (sen)brua, (mal)luma ktp); pri la demando, ĉu ĉiuj testitoj samtempe pasis aŭ ĉu, ekz-e dum tutsemajna seminario, ili pasis pogrupe aŭ eĉ individue. Tio principe subfosas la kompareblon inter la dosieroj de la diversaj sesioj, kiu ja dependas de rigora identeco, aŭ almenaŭ konateco, de ĉiuj influaj faktoroj. Ankaŭ ne troveblis raporto de la malsamaj respondeculoj en la diversaj sesioj pri tio, ĉu la instrukcioj estis idente interpretitaj kaj klarigitaj (la skribaj instrukcioj montriĝas tre zorge kompilitaj). Kiel jam dirite, mankas unusencaj informoj pri la gepatra lingvo de ĉiu testito, kaj mankas ankaŭ eksplicita konfirmo pri ies eventuala denaska esperantisteco. Pro la limigita celo de mia ĉi-supre raportita enkonduka esploro ĉio tio ne vere gravis.

La materialo, malgraŭ sia aĝo, montriĝis bone uzebla por konfirmi kelkajn ĝeneralajn eldirojn pri certaj malfacilaj aspektoj de la Esperanta gramatiko, kiujn oni trovas en nia prilingva literaturo. En la intereso de efika instruado de nia lingvo, pli funda esplorado ĝuste pri tiaj malfacilaĵoj estus tre dezirinda.

Bibliografio

Bakker, Hans kaj Wouter Pilger. 1967. Le probleme linguistique dans les relations internationales de la jeunesse / The language problem in international youth relations. Amsterdamo: TEJO.

Bakker, Hans. 1974. “Testo pri Esperanto-lingvoscio’ en Scienca Revuo 25, 2/3 (106/7): 103-121. |

Golden, Bernard. 1988. “Neinstruebla, nelernebla gramatikaĵo?” en Esperanto 995 (11): 188-189.

Hengeveld, Kees kaj J. Lachlan Mackenzie. 2008. Functional Discourse Grammar. Oksfordo: Oxford University Press.

Manders, Willem. 1947. Vijf Kunsttalen. Purmerend: Muusses.

IPR 12/2»30

MIAJ SPERTOJ PRI LINGVOJ

de Rudi KOOT (Nederlando)

Mi naskiĝis en 1964, mi estas 47-jara kaj loĝas en

L Nederlando. Mi studis ekonomion kaj nun laboras

l A kiel oficisto en urbodomo. Mi registras leterojn ‘ 7 en la komputilo kaj faras dosierojn por la arkivo.

La afrikansan mi regas nur pasive. Mi povas bone legi tekstojn kaj kompreni iun, se tiu persono parolas klare kaj malrapide. La afrikansa ege similas la nederlandan. Mi lernis la germanan en la mezlernejo (1976-1982). Tiam estis sur la televido nur du nederlandaj kaj tri germanaj kanaloj. Do, ni ofte rigardis germanajn televidprogramojn. Mia patrino helpis min, kiam mi ne komprenis ion. Mi nun bone komprenas la germanan. Mi povas ankaŭ sufiĉe bone paroli kaj skribi la germanan. Mi lernis ankaŭ la anglan en la mezlernejo. En Nederlando anglalingvaj filmoj estas subtitolitaj en la nederlanda. Ankaŭ estas multaj anglaj kantoj en la radio.

La francan mi ne ŝatis en la mezlernejo. Post la devigaj jaroj mi tuj ĉesis lerni la francan. La lingvo ne estis facila por mi kaj mi ne ŝatis la instruistojn. Sed post kiam mi pasigis miajn feriojn en Valonio kaj Francio mi denove lernis la francan per vespera. kurso kaj memlernado. Nun mi povas bone legi turismajn kaj ne tro komplikajn tekstojn. Por turismaj celoj mi povas bone esprimi min. Sed aŭskulti radioprogramojn aŭ diskuti ofte estas tro komplike por mi.

Ekde 2004 mi lernas la rusan lingvon. Mi rigardis kurson pri la rusa lingvo en la germana televido kaj ekde tiam mi volis lerni la lingvon. Mi ĉefe lernis per popoluniversitato (edukado por plenkreskuloj) kaj memlernado. Nun, post sep jaroj, mi havas la senton, ke mi havas bazon de la rusa lingvo. Ekster tiu bazo estas malfacile. La komplika gramatiko (la neregulaĵoj) kaj la limigita vorttrezoro (ne ofte uzatajn vortojn oni malfacile memoras) estas grandaj obstakloj. Mi ne scias, ĉu mi iam sukcesos regi la rusan. Sed mi volonte kapablus legi kaj kompreni la rusan.

IPR 12/2»31

— página 17 del PDF —

En 2001 mi lernis E-on per interretkurso kaj tri nederlandaj lernolibroj. Ankaŭ studsemajnfinoj kaj kunvenoj multe helpis. En 2010 mi instruis dum studsemajnfino kaj en 2011 mi instruis 10 lecionojn al infanoj kun granda intelekto. Por mia laboro mi nur unufoje uzis la anglan lingvon. En la komenco de la naŭdekaj jaroj nia nederlanda municipo Cromstrijen havis ĝemelligon kun la pola municipo Olsztyn. Foje poloj vizitis nin por paroli pri diversaj temoj. La komunikado estis malfacila. Kaj paroli pri faka temo kiel kloakaro estis eĉ pli malfacile. Estus bone koni plurajn lingvojn. Sed ju pli mi aĝas des pli mi estas konvinkita, ke oni (almenaŭ mi kaj, mi supozas, plejparto de la homoj) nur povas bone regi unu fremdan lingvon. Per „bone regi” mi celas diri „preskaŭ tiel bone kiel la denaskan lingvon”. Laŭ mi, por tiu celo neniu lingvo taŭgas tiel bone kiel E-o, pro siaj relativaj facileco, reguleco kaj neŭtraleco.

LIBRO-RECENZO

La Multiplika Ĉapelo, Lieke Wagemaker, trad. Roel Haverman. Eld. De Trompet, Nederlando, 2011. ISBN: 9789081841504. Prezo ĉe UEA: € 3,60.

Jen agrabla legolibreto el Nederlando sur nur 16 paĝoj, el kiuj ĉ. 10 havas tekston, kiu aperas en klara litertipo kaj adekvata grandeco. La ceteraj paĝoj dediĉiĝas al bildoj, la plimulto plenkoloraj kaj kelkaj plenpaĝaj. La rakonto okazas en Suda Altlando, kie unu urbestro havas problemon pavimi la stratojn. Feliĉe, alia urbestro proponas solvon, en la formo de multiplika ĉapelo. La lingvaĵo estas bona, sed ne simpligita — ĝi enhavas eĉ bele skulptitajn sed foje kompleksajn frazojn. Aldone al la livero de ĉarma rakonto, ĝi prezentas la esencon de multiplikado — ja kun simplaj ekzemploj de ĝia praktika utileco. Do, la celgrupo estas infanoj ekde 8-jaraj, ĉar la konsumantoj devas kapabli je

IPR 12/2»32

baza aritmetiko. La libro egale taŭgas por laŭtlegado flanke de mentoro aŭ memlegado. Librofine estas alvoko por senlimdata desegno-konkurso.

smg

Instruante en Afriko (lIl.)

En aprilo 2011 Mirejo GROSJEAN restadis en Burundo kaj instruis en

Rumonge. La unua parto de ŝia raporto aperis en IPR 2011/3. Jen la dua parto. — NdlR

SITUACIO KREAS BEZONON

En aprilo 2011 mi estis en Burundo. Mi instruis tie al pli ol 40 junuloj (preskaŭ ĉiuj burundanoj estas junuloj…) kaj okazigis ekzamensesion (tradiciajn ekzamenojn de ILEI/UEA).

Kiel devas esti en Afriko, la organizado de la kurso inkluzivis manĝojn. Kiel mi kutimas fari, mi manĝis kun la gestudentoj.

Kiel kutime ili ricevis matene fazeolojn kun krespoj, tagmeze fazeolojn kun manioko kaj vespere fazeolojn kun rizo.

Cu ili partoprenis la kurson por ion lerni, por ion manĝi, por ricevi atestilon post sukceso en ekzameno, tio ne klaras kaj tio ne devas esti klarigita.

Dum la matenmanĝo venis teo, bonega teo. Teamo venis kun la manĝaĵo kaj du junulinoj servis la grupon. Ilun matenon mi prenis la tepoton el la manoj de la junulino kaj mem verŝis la teon en la tasojn de la gestudentoj. Eksplodis atentema silento… Kio okazas?? Ĉiuj ĉesis paroli… tute ne normala situacio, surprizo, ŝoko… Blankulo servas nigrulon! Tio neniam okazas!

Komento venis: „Vi fierigas nin!” Estis kortuŝa momento. Mi devis klarigi, ke por mi estas tute normala situacio kaj ago.

Mi miris pri tiu frazo. Mi estas konvinkita, ke tiu burundano, kiu diris tion, neniam antaŭe uzis la verbon „fierigi”. En tia situacio li bezonis ĝin, kreis ĝin. Tio estas la miraklo de nia lingvo. La genia konstruo, interna logiko de la lingvo ebligas tion. Oni kreas la bezonatan vorton laŭplaĉe.

Claude Piron diris: Kiam oni uzas E-on, oni estas aparte feliĉa, ĉar la du cerbopartoj, la logika kaj la kreema, laboras plej harmonie.

IPR 12/2»33

— página 18 del PDF —

ĈU TIO NOMIĜAS LIBRO?

Ĝi estis ĉerande faldita. La inko ne estis nigra sed griza. La paĝoj jenis: 4, 5, 6, 23, 24, 25, 8, 9, 10… Mi ne kontrolis, ĉu ĉiuj paĝoj ekzistas en tiu libro. Temis pri lernolibro pri Esperanto. La posedanto de ĝi bonege parolis kaj skribis E-on. Kia miraklo!! La posedanto legis ĝin plurfoje, kvazaŭ parkerigis ĝin. La eldonjaro estis proks. 1920… Do se ni el Eŭropo sendas lernolibrojn al Afriko, tio ne estas lukso. Tio nepras!!!

Dum la ekzamensesio okazis parola parto. Estas demandoj pri ĉiutaga vivo, estas demandoj pri E-kulturo, agado, uzado, kaj estas priskribo de bildoj. Mi havas kolekton da bildoj, ĉu desegnaĵoj, ĉu fotoj. La kandidato ricevas bildon, li aŭ ŝi devas diri tion, kion li vidas, devas supozi, kio okazas sur la bildo kaj devas iel diri, ĉu li mem praktikas tiun aktivadon, ŝatas aŭ ne ŝatas tion. Miaj bildoj estas ĉiam iel amuzaj, nenormalaj. En Burundo, iu kandidato demandis al mi fine de la ekzameno: „Ĉu mi povas ricevi la foton?” Unue mi miris. Poste mi komprenis. Ĉe mi en Svislando, mi facile trovas tiajn bildojn en iuj revuoj, gazetoj, ĉu ĵurnaloj, ĉu en revuoj en atendejo ĉe kuracisto, foje en aviadilo… De tie mi kutimas ŝteli originalajn fotojn… mi pardonpetas… En Afriko, revuoj ne ekzistas en iuj atendejoj… do ŝajnas, ke tiaj fotoj estas ŝatataj por ornami ĉambron. Do, se ni el Eŭropo sendas librojn, revuojn al Afriko, tio ne estas lukso. Tio nepras!!!

ĈU SKOLO, ĈU LERNEJO?

La kandidato tre aplombe diris: la studento iras al la skolo. La ekzamenantoj protestis, korektis. La studento klopodis pravigi sin dirante: „En mia vortaro mi povas legi: skolo = ĉcole”. Ecole estas franca vorto kun du signifoj: lern-ejo kaj skolo. (Skolo laŭ PIV estas: „Tuto de la disĉiploj de filozofo, verkisto, artisto, sciencisto ktp, kiun ili rigardas kiel sian majstron; aro aŭ sinsekvo de adeptoj de la sama doktrino, principo aŭ afero…”) Ĉ|

En afrikaj landoj jam vortaro estas lukso, kompreneble ofte nur poŝvortaro disponeblas. En multaj landoj ne ekzistas PIV. Do en tiuj poŝvortaroj ne estas klarigoj, ne estas ekzemploj, nur estas: vorto en lingvo A = vorto en lingvo B. Konsekvence tiu kandidato fidele kaj diligente lernis por lern-ejo la vorton skolo. Kiam ni laŭtlegis la difinon de la vorto skolo en PIV, li ekmiris. Neniam li aŭdis pri tiu vorto. Li bonege komprenis la signifon kaj certe li memoros tiujn du vortojn por la franca vorto €cole por ĉiam!

IPR 12/2»34

Tiaj problemoj naskiĝas, kiam lernantoj, studentoj havas je dispono nur limigitan nombron da lerniloj. Do, se ni el Eŭropo sendas lernolibrojn, vortarojn al Afriko, tio ne estas lukso. Tio nepras!!!

Mirejo GROSJEAN (Svislando)

El la landoj kaj sekcioj

Cinio Je la komenco de marto la Profesia Artkolegio de Kunming okazigas du E- kursojn kiel prepara laboro por la 45-a ILEI-konferenco, kiu sekvos ĉi-julie en la sama loko. La kursoj daŭras minimume 4 monatojn. Invitite de la Artkolegio s-ro WANG Minhao unue plenumas la instruadon. La unua kurso dufoje en semajno okazas por gestudentoj de la fremdlingva fakultato. La alia okazas unufoje semajne por gekantistoj de la Ĥoro Nie Er, kiuj prezentos en la konferenco. La gelernantoj de Esperanto esprimas grandan intereson al la lingvo kaj diligente lernas ĝin.

raportis: WANG Minhao

Finnlando

Komence de la jaro 2012 aperis 109-paĝa historio de la 90-jara Esperanto- Ligo de Finnlandaj Instruistoj (ELFD, verkita de la sekciestro Sylvia HAMALAINEN kaj enhavanta mallongajn finnan kaj svedan resumojn.

ELFI, fondita en 1921, aliĝis al ILEI en 1950, tuj post ties fondiĝo (1949). Komence la membraro nombris 20. En la plej fortaj jaroj 1948-1978 la membronombro variis inter 50 kaj 72. Nun ELFI havas 20 membrojn.

La laboro kaj atingoj de ELFI neapartigeble ligiĝas kun ILEI, kun la laboro de finnlandaj UEA-anoj kaj aktivaj grupoj dise en la lando. Nenion ELFI sola povas atingi, ĝi povas nur disponigi oficialan agadkampon por aktivuloj kaj ideistoj, kunigante fortojn kaj iniciatojn, konsilante, informante.

Ekzemploj el la aktuala agado: ELFI-anoj Teuvo ALAVILLAMO kaj Tapani AARNE kompilas la vortaron de /ernu!, tradukas informojn por E(QI, gvidas lernantojn de la kurso Ana Pana kaj krome Tapani AARNE prizorgas la hejmpaĝon www.esperanto.fi/elfi. La membro Tuomo GRUNDSTROM reprezentos E-on, kaj la organizaĵojn ILEI kaj ELFI en la monda kongreso

IPR 12/2»735

— página 19 del PDF —

de lingvoinstruistoj (FIPLV) en Helsinki en junio 2012. UEA disponigos €200 por nacilingvaj informiloj por disdoni en tiu evento, kiu okazas nur ĉiun trian jaron. Pluraj membroj instruas, informas, laŭ siaj ebloj. En sia libro S. HAMALAINEN priskribas la multflankan kaj ofte malfacilan laboron en la pasintaj naŭ jardekoj. Ŝi detale raportas pri kunsidoj, decidoj, instruado en lernejoj kaj institutoj, pri gastinstruistoj kaj lerniloj aperintaj en Finnlando. Ŝi substrekas, ke gravas prizorgi kaj gardi ĉiujn dokumentojn de la sekcio, sekvi la realiĝon de la ĉiujaraj agadplanoj. Ne havinte sekurejon, kie stoki la dokumentojn, ELFI diveneble perdis parton el ili, kio malfaciligis la kompiladon de la historio. Nun jam tio ŝanĝiĝas kaj ELFI rajtas uzi la stokejon de EAF. La verkado de la libro estis granda kaj temporaba defio. La verkinto elektis kiel nomon kaj moton por la libro la famajn liniojn de L. L. Z.: „Ni semas kaj semas…”. Centoj, miloj da semoj perdiĝis, sed kelkaj ekĝermis kaj kreskas. Pri ili ni ĝoju. La prezidanto de ILEI solene akceptis la verkon de ELFI-membro Synn6ve MYNTTINEN en la Malferma Tago de la Centra Oficejo, fine de aprilo. Raita PYHALA

Francio Somera programo en la franca Esperanto-kastelo Greziljono

Estos 4 laŭtemaj semajnoj (resumo interrete: gresillon.org/somero):

— julio-21/28: Art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj intensaj kursoj. Informoj interrete: gresillon.org/s1

— julio-28/aŭgusto-04: Alternativa semajno kun verd-politika seminario kaj E-kursoj; por vegetaranoj, verduloj, ekologio-ekonomiko-alternativuloj, naturistoj kaj tendumantoj. Informoj interrete: gresillon.org/s2

— aŭgusto-04/11: Turisma kultura semajno, kursoj de la franca lingvo kaj E-o antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe la rivero Luaro posttagmeze. Informoj interrete: gresillon.org/s3

— aŭgusto-1 1/20: Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj. Farado de manpupoj kaj vesperaj spektakloj kun Christoph Frank. Muziko, gitaro, sporto, ludoj kaj E-kursoj. Informoj interrete: gresillon.org/s4

Kontaktoj: kastelo(Qgresillon.org, 133-241 89 10 34, www.gresillon.org. Adreso: Gresillon, FR-49150 Saint Martin D’arce, Francio. Jara agendo: gresillon.org/agendo.

IPR 12/2»36

Novaĵoj de edukado.net

Edukado.net fariĝis 10-jara fine de la jaro 2011. Okaze de tiu jubileo la preskaŭ 2500-persona membraro multnombre salutis kaj per ĉ. 4000-eŭra mondonaco plie subtenis la paĝaron.

El la multaj funkcioj de la retejo ni atentigas vin pri la sekvaj sekcioj:

e KURSOJ: estas loko por anonci la movadajn kaj lernejajn kursojn kun celo havigi mondan trarigardon pri la situacio de la instruado de Esperanto

e STATISTIKO: tie eblas vidi kun koloraj grafikaĵoj multajn flankojn de la enhavo de la paĝaro, inklude informojn ankaŭ pri la instruado de E-o.

e FOTOALBUMO (sub la BIBLIOTEKO) estas nova sekcio de la retejo, kiun eblas riĉigi per fotoj en diversaj kategorioj, ekz. sendado de grupfotoj aŭ raportoj pri aranĝoj. Alia tre populara temo de tiu sekcio estas la jam 50-era bilda prezento de Falsaj Amikoj, materialo tre bone uzebla dum la instruado.

e En la KORESPONDA SERVO (sub la KOMUNUMO) eblas trovi kaj loki individuajn kaj grupajn anoncojn.

e La FORUMO kun cento da diversaj fadenoj donas eblon por diskutoj, kleriĝo, kunlaboro kaj anoncoj de la membroj.

e La KLERIGEJO de la paĝaro estas unu el la plej ofte uzataj partoj de la retejo. La Retan Instruistan Trejnadon ĉe Edukado.net (RITE) sekvas jam 30 kursanoj el 14 landoj, kaj pluraj el ili proksimiĝas al la mezo de sia 100-leciona kursaro. Aliĝu ankaŭ vi. Stipendioj riceveblas.

e Kadre de la KLERIGEJO estis lanĉita ankaŭ pluraj aliaj kursoj, inter ili reta preparkurso kun la titolo Kultura vojaĝo al Vjetnamio. La 20-leciona materialo , pretigita de s-ro Nguyen Xuan Thu kaj Katalin Kovats, provlegita de Mogens Rude Andersen kaj Monika Molnar, ne nur al la kongresanoj estos utila orientilo, sed sekveblas al kiu ajn, kiu pere de Esperanto volas lerni pri aliaj kulturo kaj mondo.

e EKZAMENOJ: Edukado.net fariĝis la centro ankaŭ de la KER- ekzamenoj. Sub la koncerna sekcio lokiĝas ĉiuj informoj, ekzamenspecimenoj, listo kaj aliĝiloj al la proksimaj sesioj.

IPR 12/2»37

— página 20 del PDF —

e Por la plej aktulala ekzamenkampanjo, TUTMONDA SKRIBA sesio, okazonta en 29 lokoj de 17 landoj la 9an de junio 2012 aliĝis jam pli ol 380 kandidatoj.

Vizitu kaj profitu el la riĉaj materialo kaj ebloj de www.edukado.net.

Josef Ŝemer (1950-2012) — Israelo

Josef (Josi) Ŝemer mortis la 29-an de marto en Tel-Avivo, pro komplikiĝo post operacia. Sur lia tomboŝtono estas gravurita „Koro de la Israela E- movado, amata tra la tuta mondo”, frazo kiu fidele priskribas lian E-vivon. Dum preskaŭ duona jarcento li estis piliero de E-Ligo en Israelo, kaj samtempe konata kaj ŝatata internacie, aparte pro la „judaj ŝercoj” kiujn li sendadis regule al centoj da abonantoj de lia retlisto „amantoj de juda humuraĵo”. Profesie li estis instruanto pri fremda valuto en granda banko en Tel Avivo. Li lernis E-on en 1966 ĉe la pola-israela aktivulo Isaj DRATWER, pro instigo de sia patro, kiu naskiĝis en Bialistoko. Jam en 1967 li partoprenis la 23-an IJK-on, parte okazintan en Netanja. En la sepdekaj jaroj li aktivis en la junulara movado en Israelo, kiun li prezidis en la jaroj 1982-1986, kaj kunorganizis la 42-an IJK-on en Neurim (1986). Dum du jardekoj li redaktis la organon de ELI, „Israela Esperantisto” (1981-2001, sed helpredaktis jam kelkajn jarojn pli frue). Ekde 1975 li estis delegito de UEA — unue JD, poste FD (pri bankaj aferoj) kaj ekde 1989 ankaŭ Delegito de Tel-Avivo. Ekde 1993 ĝis sia morto li estis kasisto de ELI, ekde 1999 ankaŭ ĝia sekretario, kaj en 2001-2008 ĝia prezidanto. De 1995 li estis DM, en 1999-2007 — komitatano A de Israelo kaj ekde 2008 — membro de Societo

IPR 12/2»38

Zamenhof. Lia plej ŝatata kaj intensa agado estis la organizado de la Tel- Aviva E-klubo, kiun li sindone kaj ame gvidis ĉiun mardon, ĝis sia enhospitaligo en januaro 2012. Ekde la 61-a UK en Ateno Josi partoprenis preskaŭ ĉiujn kongresojn kaj estis sekretario de la LKK de la 85-a UK en Tel-Avivo (2000). Li akiris multajn geamikojn, kiuj aprezis lian amikemon kaj humuron. Li ofte (lastfoje en la UK en Havano, en 2010) prelegadis pri judaj temoj, kiel la hebrea lingvo kaj juda humuro kaj liaj prelegoj estis tre popularaj kaj aprezataj. En januaro 2012 li sendis la lastan mesaĝon-al sia retlisto „amantoj de juda humuraĵo”, dirante „En la venontaj semajnoj (eble eĉ monatoj) mi ne povos dissendi la judajn ŝercojn. Espereble la paŭzo ne estos tre longa…”. Bedaŭrinde li ne sukcesis efektivigi sian revon eldoni la centojn da judaj ŝercoj kiujn li dissendis. Tamen, ELI planas eldoni ilin libroforme, por memorigi lin en maniero kiun li verŝajne konsiderus plej taŭga: per agado por Esperanto.

Amri WANDEL (Israelo)

Li estis tiom ŝercema, ke ĉiuj miaj rememoroj pri li estas amuzaj kaj gajaj. Li estis tre alta kaj ofte ŝercis pri sia alteco, i.a. dirante ŝercojn pri ĝirafoj. Foje li demandis: „Cu vi scias, kial ĝirafoj ĉiam havas kolegojn?” La respondo estis, ke la koloj de ĝirafoj estas egaj, do la ĝirafoj havas „kolegojn”. Kaj ni ridis, pensante ke Josi ja havas kaj havos ne nur kolegojn, sed ankaŭ amikojn en la tuta mondo. Tio okazis, ĉar li estis bonkora, amikema, helpema, gastema, agema kaj precipe gaja. Josi aranĝis sola aŭ kune kun gekolegoj ĉiujn tutlandajn esperantistajn eventojn, kiujn mi partoprenis: landajn kunvenojn, ekskursojn kaj somerajn renkontiĝojn. Li havis naturan talenton pri instruado, tial li gvidis multajn kursojn por komencantoj kaj progresantoj. Li ankaŭ zorgis plibonigi niajn lingvokapablojn, kompilante por la kunvenoj vortludojn kaj vortŝercojn en E-o. (Fakte, eĉ la ŝerco kiun mi ripetis supre estas vortludo.) Li estis bonega amiko kaj bonega esperantisto, kiu multe mankos al la geamikoj kaj al la Movado.

Luiza CAROL (Israelo)

Ott6 HASZPRA (1928-2012) Hungario

Honora Membro de UEA, prof. d-ro Otto HASZPRA, forpasis la 18-an de

aprilo en Budapeŝto, kie li naskiĝis la 11-an de septembro 1928. Haszpra estis emerita profesoro de la hidrokonstrua katedro de la Teknika Universitato de Budapeŝto, fakulo de UN, kaj ekde 2004 membro de la Hungara Akademio de Sciencoj.

IPR 12/2»39

— página 21 del PDF —

HASZPRA lernis E-on en 1958. Li estis membro de Hungaria E-Asocio ekde 1962 kaj servis ĝin kiel komitatano (1965-1990), estrarano (1977- 1990) kaj vicprezidanto (1981-1990). Li estis fakdelegito pri inĝenierado ekde 1972, komitatano de UEA (1980-1990), kaj estrarano de UEA pri faka agado (1986-1989). Haszpra estis redaktoro de Sciencaj komunikaĵoj (1974- 1979) kaj gvidanto de Scienca Eldona Centro de UEA en Budapeŝto (1981- 1985). En la 68-a UK en Budapeŝto (1983) li estis rektoro de la Internacia Kongresa Universitato. Li membris en AIS ekde 1986, en Internacia Scienca Akademio Comenius ekde 1997 kaj en Akademio de E-o ekde 2004. Ott6 HASZPRA aperigis multajn sciencajn kaj popularsciencajn artikolojn en E-o kaj ofte prelegis. Li kunlaboris por la 6-lingva Geodezia fakterminaro (1976-1981) kaj por Hungara-Esperanta meza vortaro (1996). En 2000 aperis lia ampleksa E-lernolibro por hungaroj. Krom la historia trarigardo Esperanto — lingvo de natursciencoj kaj tekniko 1887-1986 (1988), Haszpra aŭtoris i.a. la studojn La vera kosto de la multlingveco (1978), Liter-ofteco en Esperantaj tekstoj (2001), La natura ŝarĝo de la lingvolernado kaj ties radikala malpliigo (2002), kaj Egalrajteco kaj ekonomieco en la internaciaj rilatoj (2005).

Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 452, 2012-04-24

Eŭgeno S. PEREVERTAJLO (1938-2012) — Uzbekio

La Azia E-movado suferis ege severan baton kaj neanstataŭigeblan perdon. La 27-an de februaro 2012 en Taŝkento forpasis la elstara uzbekia e-isto, brila E-pedagogo, dojeno de mezazia E-movado Eŭgeno S. PEREVERTAJLO.

Eble ne hazarde liaj inicialoj ESP simbolis ĝuste E-on. Konatiĝinte kun la Lingvo Internacia en 1957, la tutan vivon li restis fidela kaj fervora E-propagandisto, talenta kaj senlaca E- instruisto… Siatempe li esperantigis la romaneton Timur kaj lia taĉmento de Arkadij GAJDAR (HEA, 1982), publikigis 11-lingvan E-kurson

IPR 12/2»40

en la revuo Sovetskij Uzbekistan (1988-1990), verkis kaj eldonis du originalajn lernolibrojn Jnvito al Esperanto (internacie uzebla ABC-libro) kaj Lernolibro kun ekzercoj (novstila lernilo por plenkreskuloj)… En 1962 — komisiite de leningradaj e-istoj — ESP serĉis en Turkmenio la arkivon de la konata blinda verkisto Vasilij EROŜENKO. Eŭgeno S. PEREVERTAJLO estis neordinara homo, manlaboristo kaj samtempe intelektulo, vaste konata kaj respektata movadano, multjara UEA-delegito en Taŝkento, afabla, bonkora kaj helpema gastiganto de Pasporta Servo kaj Servas Internacia. Estingiĝis la mirinda vivo, kiu dum pli ol duonjarcento lumis en Esperantujo kaj sindoneme plantis E-semojn en la korojn de sennombraj adeptoj de la internacia lingvo. Ve, kun lia forpaso ŝajne foriris la tuta epoko de veteranaj aktivuloj, esperantistiĝintaj en nia regiono fine de la 1950-aj jaroj… Ni ne forgesos vin, kara ESP! Funebre kaj kondolence, nome de uzbekiaj esperantistoj Anatoli IONESOV

NdIlR: La nekrologon pri Eŭgeno S. PEREVERTAJLO, la tri portreto-fotojn, kaj la du dorskovrilajn fotojn ni ricevis de edukado.net. Dankon!

Informoj pri ILEI

Laborkomisionoj

Ekzamena: Mireille Grosjean (prezidanto), Monika Molnar (vicprez.), Reza Torabi (sekretario), Karine Arakelian, Giridhar Rao, J€rĉmie Sabiyumva, Han Zuwu.

Elekta: Aurora Bute (gvid.), Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis.

Kontrola: Ulla Luin, Simon Smits, Rudi Koot.

Lerneja: Julian Hernandez (gvid.), Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Tieko Isikawa, Marija Jerkoviĉ, Luigia Madella, Jacqueline Poux, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi.

Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas (Estrare: Stefan MacGill).

Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny (Estrare: Radojica Petroviĉ).

Universitata: Duncan Charters (gvid.), Aida ĈiZikaite, Renato Corsetti, Ilona Koutny, Radojica Petroviĉ, Kristin Tytgat.

Kunlaborantaj institucioj

EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokĉrrvigen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog(Qkolumbus fi.

E(QI (Edukado ĉe Interreto): Vifazna 840/67A, SK-958 04 Partizanske, Slovakio, info(Qikso.net. Tel: (–421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/.

Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kovats, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto(Qedukado.net.

ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (149)55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsofia Korody, zsofia.korody(Desperanto.de. :

IPR 12/2»41

— página 22 del PDF —

FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Stefan MacGill.

TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petroviĉ. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Petra Smideliusz.

UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto kaj A- komitatano de ILEI ĉe UEA: Stefan MacGill. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont.

UN (Unuiĝintaj Nacioj): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, R. Glossop, L. Biro6.

UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: Francois Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR-75019 Paris, francois.lojacomo(Qwanadoo.fr, Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’Esperanto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaudQaliceadsI.fr, Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (33) 4 73 84 90 60.

Membreco kaj pagado por aliaj servoj

Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 10 € en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 10 € por la A-landoj kaj 5 € por la B- landoj. Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al Julija BATRAKOVA, p/a Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, «persiko(Qmail.ru».

La pagoj povas okazi pere de la nederlanda ILEI-konto, al la ILEI-konto ĉe UEA aŭ al la sveda konto:

“ Pagoj al la nederlanda konto de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bv. aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo).

“ Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku viajn nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-| (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo).

“ Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Swedbank.

El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT-kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio.

“ Simpla abono de IPR sen membreco: 20 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton.

ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIEBA, Graaf de Fiennesln 54, BE- 2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio, tel: (132-3)-234 34 00. Redaktejo: NEMETH Jozsef, F6 u. 41/5, HU-8531 IHASZ, Hungario, «jozefo.nemeth(Qgmail.com», http:/hwww.ilei.info/ipr/; tel: (736-89) 356-050. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, « moerbeekr(Qĝgmail.com». La nunan numeron ni sendis al la presejo 11 majo 2012, redaktofino por la sekva numero 15 aŭgusto 2012.

Dorskovrile supre: Arko (estro de ILEI-CN) (meze) kun KER-diplomitoj el Hajnano: WEN Qunyan (dekstre) kaj LIU DongMei (Lunkaŝa); malsupre: franca familio Jannick HUET, Bert SCHUMANN kaj ilia filino Gretel — kun KER-atestiloj.

IPR 12/2»42

De maldekstre: Jehoshua Tilleman, Jinon Meiri, Filomena Canzano, Josi Ŝemer, Luiza Carol, Shaul Shemer dum la UK en KANINAIJ 2009. (vd p.38)

E-kurso en Kunming prepare al nia 45-a Konferenco (vd p.35)

IPR 12/2»43

IPR 2012/3

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 42 – trimonata

IPR =

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

uu… ..oe

Redakta komitato: Jozsef Nemeth (red.) Luiza Carol

Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek

Kunlaborantoj

de la aktuala numero: Monique Arnaud Josias Barboza Mariana Gencheva Ronald Glossop Heidi Goes

Gong Xiaofeng Lajĉo Imriĉ

Lee Jung-ke

Reza Kheirkhah Zsofia Korody Marta Kovacs Katalin Kovats Stefan MacGill Rachel Mafuluko Alexandrine Omba Radojica Petroviĉ Magdalena Tatara Yu Jianchao

Josef Vojaĉek

Eleci

Organo de Internacia Ligo de — Instruistoj

PE EL RL a I „ON mes

— página 2 del PDF —

ENHAVO

Jozefo NEMETH: Enkonduko… cc censon Arko (GONG Xiaofeng): De reviviĝo ĝis krona AIINgO………………. 45a Konferenco: YU Jianchao: Artoj — lerteco de komunikado

Stefan MACGILL: Tra la konferenca SEMUJNO s.rssss sse siras vO EEIZRISIS Oo 7 Ronald GLOSSOP: Kiel artistoj povas antaŭenigi pacan mondon……………………… 14 Mirinda loko, kie vere disvolviĝas la komunikado de artoj (YU Jianchao)………… 16 ILEI vidigis sin en la UK… niono, 18 Marta KOVACS: Esperanto estas materio ……… mmen een censi innuon nnn nnn nnn, 20 Heidi GOES: Tria instruvojaĝo al Indonezio (kaj Malajzio) …………………………….. 27 El la landoj kaj sekcioj (BR, CZ, CD, PL TW) sas nnn, 29 Komenio — du projektoj ekruliĝas ….. nnn inin, 32 Luiza CAROL: Pri Kultura vojaĝo en Vjetnamio 2012 ………….. nnne nnn, 34

Recenzoj (Luiza CAROL, Stefan MACGILL) Novaĵoj de edukado.net (Katalin KOVATS) Reago (Lajĉo IMRIC)

ESTRARO DE LA LIGO

Prezidanto: Stefan MACGILL, Pannonia u 30.1.6, HU-1136 Budapest, Hungario. silei.prezidanto(Qgmail.com~. Tel. fiksa (436 1) 349-5207. Kunordigo, partneroj, regularoj, kurso 125, Juna amiko.

Sekretario: Radojica PETROVIC, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Ĉaĉak, Serbio. silei.sekretario(Qgmail.com~ por sekretariaj aferoj, Sradojica.petrovic.rs(dgmail.com» alie. Tel. fiksa (7381) 32 371053. Sekretariaj taskoj, edukprojektoj kaj konferencoj.

Estrarano pri financoj: Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito,

CA 94530, Usono. «ilei.kasisto(Qgmail.com~. Tel. fiksa (7 510) 653 0998. Financaj kaj kasistaj aferoj.

Vicprez.: Zsofia KORODY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. «zsofia.korody(Desperanto.de». Tel./fakso fiksaj: (749) 5521-5983. LKK de la 46a konferenco, E-centroj, instrukapabligado, ekzamenoj.

Viesekr.: s-ino Magdalena FEIFIĈOVA (Fejfi), Bernolakova 25/5, SK-010 01 Zilina, Slovakio. si/ei.oficejo(dgmail.com» . Membro-administrado, rilatoj kun aliaj fakaj asocioj.

Estrarano: GONG Xiaofeng (Arko), School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN 330031 Nanchang, Ĉinio. Sarko.gong(Qqq.com~. Azia agado, universitata agado.

Estrarano: Bharat GHIMIRE, G.P.O. Box 10518, Kathmandu, Nepalo. «nespa.1990(Qgmail.com~. Tel. (-1) 620 9877. Eksteraj rilatoj, universitata agado.

Estrarano: Eniko ZENGO SEREGHY, D6zsa u.14. 2/8, HU-4400 Nyiregyhaza, Hungario. Senimyster(dgmail.com~. Tel. portebla: (= 36) 203234365. Instrukapabligo, ekzamenoj, kalendaro, membro-varbado.

Estrarano: Penny Vos, Aŭstralio Spenivos(dyahoo.com». Landa kaj lerneja agado, eksteraj rilatoj, instrumaterialoj, reta kontaktado

IPR 12/3»2

Scienca Komitato

Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE’

Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko

Membroj:

Vera Barandovska-Frank, Germanio, Universitit Paderborn; AIS?

Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah

Renato Corsetti, Italio, Universita degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE

Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE’

Michel Duc Goninaz, Francio, Universite de Provence; AdE’

Aloyzas Gudaviĉius, Litovio, Siauliy universitetas

Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam

Boris Kolker, Usono; AdE’

Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE!

Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagiellonski w Krakowie

Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE’

Aleksandr Melnikov, Rusio, AkaneMHs CenbCKOXOZAĤCTBEHHOTO MamusocrpoeHus

Radojica Petroviĉ, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu

Balazs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudomanyi Intezet

Sekretario: Aida Ĉizikaite, Litovio

Enkonduko

Karaj Legantoj,

Nesurprize, signifa parto de nia numero prezentas nian ĵusan konferencon. Niaj novaj estraranoj laŭvice prezentos enkondukajn artikolojn por IPR — logike, ke la unua en la vico estu Arko, kiu skizas la fonon de la plano inviti nin al Ĉinio. Sekvas raporto de Ĉina Radio Internacia, kaj post tio densigo kaj kunigo de la preskaŭ ĉiutagaj komunikoj kiujn ni dissendis al la esperantistaro. Pritema prelego atendas vin — pliaj sekvos en postaj numeroj. Fine de la konferenca parto, legu kiel ILEI povus daŭre kunlabori kun la Arta Kolegio de Kunming. Tamen, ankaŭ en Eŭropo aferoj bobelas — legu raporton pri plurmonata instruado en Sicilio, prepare al la ĵusa 79a nacia kongreso. Legu ankaŭ pri du novaj projektoj Komenio, kiuj ligos klasojn tra 2012 ĝis 2014.

Legu pliajn raportojn el Azio, Afriko kaj Ameriko. Informriĉa numero — kun ILEI- labortable en la fino. Agrablan legadon!

Jozefo NEMETH, redaktoro

– AdE — Akademio de Esperanto ?AIS — Akademio Internacia de la Sciencoj, San-Marino

Titolpaĝe supre: inaŭgura foto de nia konferenco; malsupre: ekskurso al la ŝtona arbaro.

Dorskovrile supre: grupfoto ĉe nia konferencejo; malsupre: membroj de la Elekta Komisiono (de maldekstre: Tieko Isikawa, Ana Montesinos, Aurora Bute).

ILEI kaj IPR kore dankas al la estraranoj, kiuj forlasis la postenon en julio. Al nia sekretario, S-ro HUANG Yinbao (Trezoro) pro kapabla prizorgo de voĉdonoj kaj ceteraj taskoj. Al nia kasisto, s-ino Julija BATRAKOVA pro modela kaj akurata prizorgo de financaj bezonoj kaj livero de profesinivelaj jaraj finkalkuloj. Al nia vicprezidanto, d-ro Duncan CHARTERS, pro modela organizado kaj surpieda tradukado/resumado dum nia Kopenhaga simpozio, al Julian HER- NANDEZ ANGULO, pro vigla samloka kungvido de la Tago de la Lernejo — kaj gitara gajigo de konferencanoj. Ili helpis porti nian ligon tra defiaj kaj malfacilaj jaroj.

SMG/JN

IPR 12/373

— página 3 del PDF —

De reviviĝo ĝis krona atingo

Delonge ekzistis ĉina sekcio de ILEI — ĝi floris tra la naŭdekaj jaroj, prof. ZHANG Danchen estis tiam estrarano de ILEI. Sed depost 2004 la sekcio dormis. ILEI ne nuligis ĝin esperante je reviviĝo. Ĝuste ekde 2007 tio okazis. Post konsultiĝo, prof. ZHANG proponis la sekciestrecon al la subskribinto, kiu akceptis la taskon ekde februaro 2009. La membraro rapide rekreskis — de manpleno ĝis 29, ĝis 69 kaj nun ĝis 89 — la ĉina sekcio nun estas la dua plej granda en ILEI. En 2010 Ĉina E-Ligo pripensis la eblon oficiale fondi organizon por instruistoj. Post preparaj laboroj, Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj (faka komisiono de ĈEL) estis sankciita, kun la oficiala anonco okazinta en decembro 2011, kadre de la 9a Tutlanda Kongreso de Esperanto.

De 2009 ĝis nun la sekcio kunorganizis seson da naciaj aŭ internaciaj kursoj kaj seminarioj. luj el tiuj havis amplekson similan al ILEI-konferenco, ili daŭris inter kelkaj tagoj kaj tuta monato, i.a. sur la Esperanto-insulo Hajnano. Tiuj evoluigis en la sekcio la kapablojn necesajn por inviti ILEI-konferencon. Leviĝis la ideo fari tiun inviton en letero de Dennis KEEFE tuj post la unua kurso en Hajnano. Li skribis en marto 2010 al i.a. Arko kaj Augusto CASQUERO, kun la demando “Ĉu vi pensas, ke estus bona ideo inviti la ILEI-konferencon al Hajnano en 2012?” Tio maturiĝis al formala peto, kiun la estraro de ILEI akceptis en aprilo (decido 2011-20). Kvar lokoj estis proponitaj: la insulo Hajnano, Kunming, Nanning kaj Siano (Xi’an). La estraro de ILEI poste elektis la urbon Kunming, ĉefe pro la pozitiva konferenceja oferto, la proksimeco al Hanojo kaj klimataj konsideroj.

La preparlaboroj estis multaj, kun plurmonataj E-kursoj en la kolegio tra la printempo, gvidataj de s-ro WANG kaj s-ino YU. Fondiĝis ampleksa teamo de LKK-anoj kiu inkluzivis la respondeculon pri konferencoj en ILEI, s-rob Radojica PETROVIĈ; mi deziras kore danki al ili ĉiuj, ankaŭ al serio da helpemaj kaj kapablaj konferencanoj kiuj plenumis taskojn. Ni ŝuldas grandan dankon al la Arta Kolegio kaj ties prizidanto, s-ro DUAN Yongxing. La konferenco rompis plurajn rekordojn — legu pri

tio tra la sekvaj paĝoj. Ni ĝojas, ke Ĉinio povas ludi centran rolon en la nuntempa ILEI!

Arko (GONG Xiaofeng), LKK-prezidinto kaj nova estrarano de ILEI

IPR 12/3»4

45a Konferenco de ILEI en Kunming

Artoj — lerteco de komunikado

De la 20a ĝis la 26a de julio okazis la 45a Konferenco de ILEI en Kunming, la ĉefurbo de la provinco Yunnan en suda Ĉinio. La gastiganto estis la Kunming-a Profesia Artkolegio. La temo de la konferenco estis: ”Arto de Komunikado, Komunikado de Artoj”. Entute aliĝis 113 konferencanoj el 19 landoj, kaj ĝi estis vere impona kaj signifoplena konferenco en la historio de la ligo, laŭ la takso de Stefan MACGILL, prezidanto de ILEI.

Kunming troviĝas en la sudo de la lando, kutime tre varma en somero, tamen distinge, kiam en Pekino la vetero estas varmega kaj inunda, Kunming restas klimate favora kaj serene friska, pluvetoj de tempo al tempo frekventas la urbon sur la altebenaĵo. La 21an de julio malfermiĝis la Konferenco, en la Salono Zamenhof. La kolegia ĥoro prezentis la himnon „Espero”.

Ĉeestis en la inaŭguro gvidantoj de la provinco Yunnan. La salono estis plena je 300 personoj, multaj el ili estas studentoj de la kolegio. Sinjoro LIANG Gongqing, eksa vicestro de la provinco Yunnan, Honora Prezidanto de la konferenco, faris salutparolon; li esperis, ke la konferenco donos specialan memoron pri la buntaj naciaj kulturoj de la provinco. Same deziris Stefan MACGILL, prezidanto de ILEI, kiu esprimis dankojn al la provinco, al la urbo kaj al la kolegio. Ankaŭ sinjoro DUAN Yongxing, prezidanto de la Kolegio kaj longtempa esperantisto, faris bonvenigan parolon. Li diris: „Mi sincere esperas, ke la konferenco de ILEI okazanta en Kunming akcelos la disvolviĝon de la E-movado en Ĉinio kaj tra la mondo. Mi sincere esperas, ke nia laboro vekos respekton de pli multaj homoj al la egaleco por la homaro.”

La septaga konferenco enkadrigis buntajn programojn: laŭkutime kursojn diversnivelajn, kiel paroliga, konversacia kaj tiuj por infanoj, komencantoj, bazlernejanoj kaj progresantoj. Elstaris la kurso La ĉina eksprese, kiu instigis la emon de alilandaj konferencanoj saluti ĉine en kaj ekster la konferencejo. La diverstemaj prelegoj des pli allogis interesiĝantojn, ekzemple nepala samideano Bharat GHIMIRE faris prelegon omaĝe al la centa datreveno de Tibor Sekelj Tibor Sekelj — Nepalo malfermas la pordon, la japana s-ro HORI Jasuo konigis la legmanieron: Esperanto-sumoo, la hispana instruistino Ana MONTESINOS prezentis sian

IPR 12/375

— página 4 del PDF —

instrumetodon: Lingvaj Ludoj kaj la svisa profesorino Mireille GROSJEAN konigis la Evoluon de ekzamenoj de Esperanto, ktp. La korpa ekzercado Taijiquan gvidata de la ĉina esperantisto ZHANG Jiping maloscedigis konferencanojn ĉiun matenon.

En forumo, la prezidanto de ILEI referencis al sia skriba saluto kun la titolo: De historio ĝis vizio — tra nia konferenca temo. Li asertis, ke en 2012 ILEI povus sojli je grandaj perspektivoj, sed por transsojliĝi ĝi devas superi siajn akutajn malfacilaĵojn: „La potencialon por antaŭeniro sugestas la 16-paĝa dokumento “Strategia Vizio” nun sub diskuto ene de UEA kaj de ĝia komitato en Hanojo. Ĝi lokas nian ligon kerne en la kapabligaj planoj, kaj niaj lastatempaj elpaŝoj sur la kampo de instruista trejnado tre bone harmonios kun la celoj el la vizio.”

Estas du brilaj punktoj kadre de la konferenco: la 2-a Internacia

Simpozio de Orienta Azio kaj la invitita Universitata Simpozio. En la 2-a ISOA, kvin samideanoj el Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio prezentis siajn esplorojn pri instruado de E-o kun la ĉeftemo: Instrua Metodo por Azianoj, kaj dum la Akademia Simpozio invitita de la konferenco dek specialistoj faris altnivelajn prelegojn ĉirkaŭ la ĉeftemo: Arto de Komunikado, komunikado de Artoj, interalie ses el superaj lernejoj de la provinco Yunnan kaj kvar el niaj konferencanoj. Menciindas la vigla diskutado post la prelegado. Oni profundiĝis en esploradon pri la ĉeftemo. Efike iris la komitataj kunsidoj. Nova estraro estas elektita. La ĝisnuna prezidanto restas en tiu posteno. Kuraĝige estas, ke sinjorino GONG Xiaofeng (Arko), prezidanto de ĉina sekcio de ILEI, estis elektita kiel membro de estraro, kaj sekve de la lasta komitatkunsido, la tria nova azia landa sekcio estis akceptita — Nepalo. La aliaj du sekcioj, Vjetnamio kaj Mongolio, estis pli frue akceptitaj.

Unuafoje la ILEI-konferenco okazis en Ĉinio. La konferenco hardis ĉinajn esperantistojn en la lingva nivelo, organiza kapablo kaj ĝeneraliga potenco. Danke al la Kunming-a Profesia Artkolegio, la konferenco sukcese disvolviĝis kaj ankaŭ abundis artaj prezentadoj fare de profesiaj artistoj, ekzemple la bonveniga koncerto kun mirinde kaj memorinde alta nivelo. Imponis kaj la artisma kaj la teknologia lerteco, en prezento de dancoj, kantoj kaj bildoj el plej diversaj nacimalplimultoj loĝantaj en la provinco. La amuzaj vesperoj internacia kaj azia montris artan talenton de konferencanoj mem.

Vespere de la 26a, post la Lingva Festivalo kun 19 lingvoj inkluzive de kelkaj ĉinaj dialektoj, venis la solena fermo de la Konferenco.

IPR 12/3»6

La prezidanto de ILEI kaj la prezidanto de la Profesia Artkolegio kune martelis por deklari, ke la 45-a Konferenco de ILEI sukcese fermiĝis, ondis aplaŭdo en la granda salono Zamenhof. La finon markis adiaŭaj kantoj en E-o, prezentataj de la kolegia horuso, dum kiu videblis fone sur giganta ekrano cento da profesinivele faritaj fotoj el la konferenca semajno. Oni vere ĝuis la konferencon, plenan de arta etoso, bela artfajro impone kronis la noktan ĉielon, la konferenco kulminis en la spektaklo ĝis la fina momento.

adaptita de raporto farita de s-ino YU Jianchao, por Ĉina Radio Internacia

Tra la konferenca semajno

Malfermo de la ILEI-konferenco

Tridek-persona koruso bonvenigis la pli ol cent konferencanojn komence de la malfermo per vigla interpreto de la Esperanto-himno. Podie sidis naŭ solenuloj, ses personoj alparolis la 300-kapan publikon — temis pri komplete plena salono. Eĉ kun dulingva prezentado, la ceremonio restis ĝis minuta precizeco ene de la anoncita unu horo. La unua preleganto estis la antaŭa vicestro de la provinco Yunnan, s-ro LIANG Gongqing, kiu fermis siajn salutojn priskribante la provincon: “Ĉi tie estas okulfrapaj belaj artoj de diversaj nacioj, buntaj popolaj bildoj de diversaj nacimalplimultoj, kun briloj de longa historia kulturo.”

Responde, la Prezidanto de ILEI dankis al s-ro LIANG pro la bonvenigo kaj la provinca apogo por la konferenco. Krome dankon ricevis s-ro DUAN Yongxing, longtempa esperantisto kaj Prezidanto de la gastiganta Profesia Artkolegio de Kunming, pro la signifa materia kaj arta helpo de la kolegio por nia aranĝo. Sekvis skizo de la historio de ILEI- konferencoj — ĝis 2006 ĉiuj eŭropaj krom tri. Ekde 2007 okazis tutmondiga eksplodo, kulminanta en la Kunming-a konferenco. La saluto venis al fino per pensoj pri arto kaj komunikado: la konferenca temo.

Trie, parolis en E-o la prezidanto de la kolegio, kiu ricevis ĉinan tradukon. Li diris interalie: “Lingvo, kiel ilo de amasa komunikado, karakteriziĝas ofte per kunfandiĝo de pensoj kaj karamboloj de saĝo-

IPR 12/3»7

— página 5 del PDF —

fajreroj. Esperanto, kiel ponto inter lingvoj, dissemas ideojn de espero, paco, amikeco kaj amo.”

Nome de la organiza komitato, parolis s-ino GONG Xiaofeng (Arko), kiu aldonis sian bonvenigon al la partoprenantoj el 19 landoj. La landajn salutojn prezentis du personoj: Bharat GHIMIRE el Nepalo, reprezentante la aziajn sekciojn, kaj Aurora BUTE el Rumanio, nome de la ne-aziaj. Antaŭ la solena malfermo, en akcepto por la ĉinaj gastoj, kiuj inkluzivis la nunan vicestron de la provinco Yunnan, ni tuŝis la deziron de la provinco kaj de la kolegio vastigi siajn artajn kontaktojn pere de Esperanto al landoj, kie tiuj ne ekzistas. Temu pri reciprokaj studvizitoj aŭ livero de art-instruistoj. En ĉi tiu regiono ni havas malferman sintenon al Esperanto kaj eblojn demonstri ĝiajn praktikajn eblojn.

La bonveniga arta spektaklo

Post la malfermo, la Kolegio regalis la konferencanojn per bonveniga koncerto, kun mirinda kaj memorinda nivelo. Imponis la artisma kaj la teknologia lerteco, en prezento de dancoj, kantoj kaj bildoj el la dudekkvino da nacimalplimultoj loĝantaj en la provinco. Al la ĉ. 90 konferencanoj aldoniĝis ducento da kolegiaj studentoj kaj instruistoj. Legu kelkajn impresojn:

„Mi spektis la bonvenigan artan prezentadon kun granda plezuro; precipe la drakodanco, kiu estis farita de gestudentoj de la artkolegio, kortuŝis min.” Han Sug Heui, el Koreio.

„La Bonvenigan Prezentadon mi ege ĝuis. Mirinda fakto estas, ke la prezentantoj de kantoj kaj dancoj en belaj tradiciaj kostumoj estis ĉefe studentoj. La nivelo de la prezentaĵoj tamen estis tre alta. Mi ĝuis ankaŭ la bildojn de tipaj pejzaĝoj de la provinco Yunnan montratajn surekrane.” Tieko I$ŝikawa, el Japanio

„Se ili estas ankoraŭ studentoj, mi ne klare vidas, kion ili ankoraŭ bezonas lerni. Preskaŭ ĉiu el la eroj povus prezentiĝi en prestiĝa londona teatro kaj homoj volonte pagus por vidi ilin, kaj poste ilin rekomendus al siaj konatuloj. Ne nur la artistoj estis elstaraj kaj allogaj, la vestaĵoj, kaj entute la prezento estis ege profesia. Eĉ post mia eliro el la teatro, mi ankoraŭ restis forte emociita pro la beleco kaj talento, kiujn mi ĵus ĝuis.”

Ana Montesinos, el Britio

IPR 12/378

„Duhora programo estis mirinde zorgeme, lerte farita. Ĝi sukcesis prezenti tradiciajn trajtojn de multaj etnoj, kiuj vivas en Yunnan. Kiam aperis kvar viroj sur la podio (vidu la bildon), la sento estis, ke alvenas saluto tamen iel modernigita el tre foraj tempoj pri la montara vivo. Impona estis ankaŭ mongola instruisto, kies prezento montris konstantan bezonon rigardi Ĉu alvenos batalontoj, oni devus montri aŭ ŝajnigi sian fortecon kaj potencon.”

Synnove Mynttinen, el Finnlando

„Nepalo estas lando de diverseco. Loĝas en ĝi 100 etnaj grupoj. Multaj etnaj grupoj havas similajn dancmanierojn kaj vestaĵojn. Do, mi sentis min hejme dum la prezentado. Mi pensas, ke la socia bazo de Nepalo kaj Cinio „ estas preskaŭ sama.”

Indu Devi Thapaliya, el Nepalo

Temas nekontesteble pri la plej altkvalita kaj ampleksa arta prezentaĵo iam ajn okazigita kadre de Konferenco de ILEI. Tre konvena al la konferenca temo: “La arto de komunikado, komunikado de artoj”.

Universitata Simpozio – ĉine kaj Esperante

ILEI, kadre de sia konferenco, strebas starigi kontaktojn kun neesperantistaj universitatanoj. Tio realiĝis denove en Kunming, en tuttaga simpozio kun deko da prezentantoj, ĉiu prilumanta iun aspekton de la kongresa temo, kiu aparte aktualas en la provinco Yunnan, kiu entenas loĝantojn kun ĉ. 25 etnaj grupoj, la plimulto kun apartaj lingvoj, alfabetoj, kutimoj kaj artformoj. Grandas la bezono por komunikado inter tiuj malplimultoj.

La prelegoj estis prezentitaj kaj en la ĉina kaj en E-o. Tradukoj estis montritaj ekrane por permesi seninterrompan paroladon kaj resti ene de tempolimoj. La 150-seĝa aŭditorio estis plena; diskutoj viglis en la posttagmezaj sesioj. La programo jenis:

Prof. LIU Xuxiang, Universitato de Yunnan, Instituto de Supera Edukado: „Edukado en transkultura komunikado” (ĉinlingve)

Penny VOS, Jennifer BISHOP, ILEI, Aŭstralio: „Invito al la Tuta Vasta Mondo” — nova projekto kaj instruplano (en E-o)

IPR 12/379

— página 6 del PDF —

XU Shaohua, vicprofesoro de la Teknologia Universitato de Kunming: „Konfrontiĝi al problemo: studo de kulturaj diferencoj en la transkultura komunikado inter Cinio kaj la Okcidento” (ĉinlingve)

Ronald J. GLOSSOP, ILEI, Usono: „Kiel artistoj povas antaŭenigi pacan mondon” (en E-o, vidu paĝon 14)

S-ro YUAN Honegyu, prezidanto de Yunnan-a Esperanto-Asocio:

„Yunnan bezonas Esperanton” (ĉinlingve — videbla en la enira paĝo de nia retejo kun mapoj kaj bildoj – ĝi donas koncizan superrigardon pri la kultura, lingva kaj etna bunteco de la gastiganta provinco.)

Mireille GROSJEAN, ILEI, Svislando:

„Klasinterŝanĝoj: konatiĝgstrategio kun lingva, socia kaj kultura aspektoj” (en Esperanto)

S-ro ZHOU Hong, docento, PhD-kandidato, Universitato de Yunnan, „La akordo de la animo kaj artoj” (ĉinlingve)

DU Shengyan kaj LI Mei, magistraj kandidatoj: „Lingvo kaj personeco” (ĉinlingve)

S-ino XIE Min, docento, La profesia artkolegio de Kunming: „Scioj — Konsento — Rekono: Artaj Valoroj en la Transkultura Komunikado” (ĉinlingve)

Alan BISHOP, Monash University, Victoria, Aŭstralio: „La edukado pri valoroj en matematikaj kaj sciencaj klasĉambroj” (Esp-e).

Atingoj de la komitato kaj elekto de nova estraro

Ĉeestis fizike 17 personoj en la komitato, sed ili kune esprimis 30 komitatanajn voĉojn. Protokolis s-ro LEE Jung-kee el Koreio. Ĝi konfirmis la tagordon por la tri sesioj, konfirmis la 26 rete faritajn decidojn de la antaŭaj 15 monatoj kaj esprimis kontenton pri reta voĉdonado. Du honoraj membroj estis per aklamo akceptitaj — s-ro LI Shijun (Laŭlum) [vd maldekstre] kaj s-ro LI Weilun, ambaŭ el Ĉinio. La komitato akceptis tri modifojn al la Interna Regularo, por antaŭenirigi ĝian plibonigadon. Antaŭ ol trakti aliĝpetojn de novaj

IPR 12/73710

sekcioj, ĝi nomumis novan komisiiton pri aliĝpetoj, Mirejon Grosjean, inter kies taskoj estas kontroli la statuton de kandidataj sekcioj kaj gvidi ilin en la peto-preparado (vidu la taskpriskribon en nia retejo sub “Dokumentoj» Gvidiloj”). Petoj alvenis el Mongolio kaj Vjetnamio kaj estis akceptitaj sub la kondiĉo, ke la komisiito ricevu la sekcian statuton. Peto de Nepalo estis enordigita ĝis la fino de la konferenco kaj ankaŭ akceptita. Fine de la unua sesio, la komitato akceptis la proponitan konsiston de la Internacia Ekzamena Komisiono por la periodo 2012-2015. La nova sekretario de IEK fariĝis Karine ARAKELIAN el Armenio. Ĉio tio ene de 90 minutoj!

LI Weilun, nia alia nova honora membro (dekstre) instruas la ĉinan en Kunming, dum maldekstre Yasuo HORI prezentas la japanan

Komence de la dua sesio, la prezidanto de la kolegio alparolis la komitaton, esprimante deziron por evoluigo de artaj kontaktoj pere de Esperanto. ILEI disponigos konkretajn proponojn pri tio. Diskutita estis la Strategia Vizio proponata de la tiutema komisiono de UEA kaj ĝiaj perspektivoj por eduka progreso; subtena interna rezolucio estis per aklamo akceptita en la fermo. [vidu la sekvan paĝon]. Ligaj planoj por koherigi la nunan oferton de instruista trejnado venis dum diskuto; tiuj aspiroj pri oficiala rekono por tia kapabligo bone enkadriĝos en la novan vizion. Sekvis diskuto pri la Jarraporto kaj la financaj rezultoj el 2011; per ties akceptoj la komitato

IPR 12/35711

— página 7 del PDF —

senŝarĝigis la malnovan estraron. Post paŭzo la prezidanto de la elektokomisiono, s-ino Aurora BUTE, transprenis la gvidon por la elekto de nova estraro. La rezulto videblas sur la dua kovrilpaĝo de la revuo. La komitato altigis la proponatan nombron de estraranoj de 8 al 9; temas do pri la plej granda estraro iam ajn, la plej geografie distribuita (personoj el kvar kontinentoj), la plej renovigita (6 novuloj) kaj la plej virina (5 el 9). Fine de la kunsido, la prezidanto kaj la komitato kore dankis al la malnova estraro pro la farita laboro, ili dankis al la elekto-komisiono pro la modele gvidita elekto-procezo kaj la komitato bondeziris al la nova teamo sukcesan laboron.

Rezolucio de la ILEl konferenco en Kunming

La 45a Konferenco de ILEI, okazinta inter la 20a kaj 26a de julio 2012 en Kunming, Cinio, kun 113 aliĝintoj el 19 landoj:

e Deklaras sian entuziasman apogon al la nune diskutata Strategia Vizio de UEA; la Ligo kunlaboros en ĝia kompletigo en la formo de Strategia Plano.

e Apogas la vizian reliefigon de demokrata decidado en la Asocio, la klaran elstarigon de ĉefaj agadkampoj kaj de la aktivigo de membroj kaj de la landaj kaj fakaj asocioj.

e Subtenas la eneston de la grava principo de lingva justeco kaj proponas enkadrigi ĝin en la ideon de tutmonda solidara socio.

e Bonvenigas aparte la specifecon de la vizio, kiu antaŭvidas konkretajn subcelojn, kiuj estu realigeblaj, mezureblaj kaj ambiciaj.

e Kaj laŭdas forte la planojn dediĉi pli el la asociaj rimedoj al

progreso en la kernaj agadkampoj, inter kiuj klare troviĝas la edukado kaj instruado.

La lasta sesio sekvis tuj post forumo pri la estonta agado. Leviĝis propono por nova membro-kategorio por la plej nepagipovaj landoj. La estraro senprokraste evoluigis la proponon, kiu, depende de komitata voĉdono,

IPR 12/3»12

povos realiĝi eĉ por 2013. La eblaj lokoj por niaj postvenontaj konferencoj vekis viglan opini-interŝanĝon; aŭdeblis entuziasmo por Konferenco en Argentino en 2014, kies antaŭkondiĉo estos la baldaŭa fondo de sekcio. Restas la deziro konferenci denove en Afriko, eventuale iel kunlabore kun TEJO. 2015 temos verŝajne pri eŭropa konferenco proksime al la centa UK, kiu mem estas ne findecidita. Ja temos pri elektojaro en ILEI.

Ekskursa bunto, Azia simpozio, kursoj kaj prelegoj

Konferencanoj povis elekti el pluraj ekskursoj, kiuj estis zorge planitaj por ‘ ne kolizii kun esencaj konferencaj programeroj. La tuttaga ekskurso allogis la plimulton de la konferencanoj, kiuj estis ravitaj de la pejzaĝa belo de la ŝtona arbaro, tri-kvadrat-kilometra tereno kie densas la karstaj rokformacioj tipaj en la regiono. Pri la dua ISOA (Seminario pri Orienta AZio) vi povis jam legi en la raporto de ĈRI, kiel ankaŭ pri pliaj prelegoj kaj kursoj kiuj abundis tra la konferencaj tagoj. Memorinda estis la bankedo, aranĝita, kiel ankaŭ la ceteraj manĝoj, laŭ bufeda stilo.

Fino bonega, ĉio bonega Lastatage okazis sukcesa Lingva Festivalo, sub la gvido de Ana

MONTESINOS, en kiu estis prezentitaj 18 lingvoj, inter kiuj diversaj variantoj de la ĉina, kio altiris ankaŭ studentojn el la kolegio.

La impona ferma ceremonio (denove antaŭ plena salono) enhavis dankojn kaj donacojn — al la kolegio, LKK, prelegintoj, komitataj kaj pliaj helpintoj. Restis ĉe la ĉina sekcio kaj la kolegio bona kolekto de ligaj eldonaĵoj. Lastan prelegan lokon ricevis la prezidanto de la arta kolegio, s-ro DUAN Yongxing, kiu en Esperanto elkore gratulis nin pro la fruktoplenaj rezultoj de la konferenco kaj la simpozio. Fine de la parolo la du prezidantoj kune deklaris la fermon de la konferenco.

Ĉio finiĝis per tridek-kapa koruso, kiu kantis la himnon laŭ vigla interpreto; tio estis la komencpunkto por konferencfina koncerto, bunta je kantoj kaj dancoj. La finon ornamis adiaŭaj kantoj en Esperanto, dum kiuj videblis fone sur giganta ekrano cento da profesinivele faritaj fotoj el nia konferenca semajno — bela memorigo pri la neforgeseblaj tagoj kune pasigitaj. Kronis la vesperon piroteknikaĵa spektaklo tuj ekster la koncertejo.

Resumis el la diversaj komunikoj: Stefan MACGILL Prezidanto, ILEI

IPR 12/3»13

— página 8 del PDF —

Kiel artistoj povas antaŭenigi pacan mondon

prelego de Ronald J. GLOSSOP, Usono, «rglossop(Qmindspring.com» en Kunming, Ĉinio, 25 julio 2012

En ĉi tiu prelego mia celo estas sugesti al artistoj de ĉiuj specoj tri temojn kiujn miaopinie ili povus uzi por antaŭenigi pacan mondon. Ĉu la artisto estas muzikisto aŭ pentristo aŭ verkisto de literaturo aŭ skulptisto aŭ poeto aŭ fotografisto aŭ alia speco de artisto, mi opinias ke oni povus per ĉi tiuj tri temoj kuraĝigi la homaron labori pli avide por mondo, kiu estas pli justa kaj pli paca.

La unua temo estas la unueco de ĉiuj homoj, eĉ kvankam ni eble vivas dum malsamaj periodoj kaj loĝas en diversaj landoj kun malsamaj kulturoj. Ni ĉiuj estas homoj kaj membroj de unu granda homa familio. Pro tio ni devus kunlabori por la bonfarto de la tuta homa familio. Neniu elektas kiam oni naskiĝas aŭ kie oni loĝas dum la infanaĝo. Neniu elektas esti inteligenta aŭ talenta, malinteligenta aŭ handikapita. Tial tiuj kiuj estas pli bonŝancaj, devus helpi tiujn, kiuj ne estas tiel bonŝancaj.

La dua temo estas la defio konservi nian kolektivan hejmon, la Teron, por ke ni kaj ĉiuj specoj de vivantaj estaĵoj povu daŭre vivi. Estas almenaŭ tri partoj de ĉi tiu problemo. Unu estas la kvanto de homoj, kiuj povas vivi sur la planedo. En la jaro 1927 estis 2 000 milionoj da homoj sur la Tero. Estis 4 000 milionoj en la jaro 1975, 6 000 milionoj en la jaro 1999, kaj 7 000 milionoj en la jaro 2011. Ŝajnas ke estos 8 000 milionoj da homoj en la jaro 2025 kaj 10 000 milionoj en la jaro 2083. Kiom da homoj la planedo Tero povos vivteni? Se estus tro da homoj, ĉu ne estos militoj kaj perfortaj konfliktoj? Por konservi la Teron kaj la pacon inter homoj ni ĉiuj devas decidi havi nur unu aŭ du idojn. Dua parto de la problemo estas la kvanto da rimedoj, kiun ĉiu persono uzas aŭ malŝparas. Aparte grava afero estas la kvanto da pura akvo, kiun ĉiu homo bezonas. Ni devas trovi pli bonajn metodojn por konservi puran akvon kaj purigi malpuran akvon. Tria parto de la problemo estas la kvanto da poluo, kiun la homaro produktas, aparte de karbon-dioksido kaj de aliaj aĵoj, kiuj kaŭzas ĉiam pli varmiĝon de la Tero. Ni homoj devas trovi kaj uzi aliajn fontojn de energio krom karbo kaj petrolo.

La tria temo estas la bezono konstrui bonajn politikajn instituciojn, por ke la konfliktoj, kiuj ĉiam povas okazi inter individuaj homoj aŭ grupoj de homoj, estu solvitaj pace kaj senperforte. Tiaj konfliktoj devus esti

IPR 12/33714

decidataj laŭ politikoj kaj leĝoj kolektive starigitaj de la tuta komunumo. Ni ne volas havi anarkion kaj la sekvajn perfortajn batalojn, kiuj sen registaro okazus en niaj urboj, niaj provincoj, niaj landaj, kaj nia mondo. Bedaŭrinde registaroj ne ĉiam estas bonaj registaroj, sed manko de ia ajn registaro preskaŭ ĉiam estas malbona situacio. Por konservi pacon en niaj homaj komunumoj, ni devas havi bonajn popularajn registarojn. La homaro bezonas bonajn registarojn, kaj por la diversaj landaj komunumoj kaj por la tutmonda komunumo. Por havi pacon interne de lando kaj por pritrakti la problemojn alfrontantajn la landan komunumon, ni devas havi bonan landan registaron. Por havi paceman mondan kaj por pritrakti la problemojn alfrontantajn la tutmondan komunumon, ni devos havi veran tutmondan registaron. Unuiĝintaj Nacioj estas paŝo al tia celo, sed ĝis nun nia tutmonda homara komunumo ankoraŭ ne havas veran mondan registaron. Sekve ni ankoraŭ havas multajn militojn kaj aliajn gravajn tutmondajn problemojn, kiuj ne ricevas sufiĉe da atento.

Mi nun volas mencii kelkajn ekzemplojn pri tio, kiel artistoj jam efektive uzis la unuan temon, kiun mi sugestis. Bonega ekzemplo estas la fama ekspozicio de 503 fotaĵoj kolektita kaj aranĝita de Edward STEICHEN kaj helpantoj kiel Wayne MILLER, titolita LA FAMILIO DE LA HOM- ARO, kiun oni kolektis por la Muzeo de Moderna Arto en Novjorko dum la unuaj kvin monatoj de la jaro 1955. Dum la postaj ok jaroj oni montris tiun ekspozicion en 37 landoj en ĉiuj kontinentoj. Tiu impona kolekto de fotoj iĝis havebla en magazina versio kaj poste videbliĝis per la interreto.

La karaktero de tiu fota kolekto estas bone priskribita de la poeto Carl SANDBURG en sia prologo en la magazina versio. Li diris: „Jen oni vidas fotojn de beboj naskiĝintaj, mamnutrataj, kreskantaj iĝi gejunuloj maltrankvilaj kaj dubemaj. Poste kiel plenkreskuloj ili serĉas kaj esperas. Ili sekskuniĝas, laboras, fiŝkaptas, kverelas, kantas, batalas, preĝas, agadas simile en ĉiuj diversaj mondopartoj …”

La ekspozicio LA FAMILIO DE LA HOMARO estas bona ekzemplo de tio, kion artistoj faris rilate al la unua temo kiun mi sugestis, sed ankaŭ estas aliaj ekzemploj kiel la konata infana kanto „Estas Malgranda Mondo (Malgraŭ Ĉio)” uzita de la kompanio Walt Disney en siaj distraj parkoj en Tokio, Parizo, Hongkongo plus Kalifornio kaj Florido en Usono. Alia ekzemplo estas la kanto „Ni Estas la Mondo”, komponita en 1985 de Michael JACKSON kaj Lionel RICHIE por la benefica koncerto aranĝita por gajni monon por tiuj, kiuj suferas pro malsatego en Afriko.

IPR 12/3»715

— página 9 del PDF —

Post 25 jaroj tiu kanto estis reviziita por alia bonfarema evento „Ni Estas la Mondo 25 por Haitio” post la ruiniga tertremo de 2010 en tiu lando.

Mi volas fini ĉi tiun prezentaĵon per la mencio de ne vaste konata ekzemplo de la antaŭenigo de monda paco per la uzo de la ideo, ke ni ĉiuj apartenas al unu homa familio. Mi pensas pri la lasta strofo de kanto en E-o por infanoj, kiuj ĵus komencis lerni la lingvon. La unua strofo de tiu kanto estas pri la fakto, ke ruĝa pomo estas frukto. Aliaj strofoj estas pri aĵoj de aliaj koloroj. Sed la lasta strofo, komponita de Charlotte KOHRS, fondintino de la organizaĵo „Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo,” evidentigas la kernan ideon de E-o. Oni povas trovi la kanton en la retejo de „Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo” ĉe http-/ficxlm.org/rugxpomo.htm. Jen la lasta strofo: „Sur la Tero, bela Tero, Loĝas ni, Kantas ni, Kune sur la Tero, Monda familio, Famili”, famili”.” Mi esperas, ke ĉiuj artistoj uzos sian talenton por antaŭenigi mondon kun paco kaj justeco kaj ke la tri temoj, kiujn mi sugestis, estos helpemaj al ili por trovi manierojn por atingi tiun celon. Mi ankaŭ esperas, ke ili helpos informi la homojn de la mondo pri E-o, la relative nova tutmonda lingvo kiun oni povas lerni multe pli rapide ol aliaj lingvoj. Se la homoj de la tuta monda komunumo lernus E-on, ni ĉiuj povus komuniki unu kun la alia, kaj tio certe antaŭenigus paceman mondon.

Mirinda loko, kie vere disvolviĝas la komunikado de artoj

Jen la temo, laŭ kiu disaŭdiĝis pere de Ĉina Radio Internacia 10-minuta intervjuo kun la prezidanto de ILEI, farita dum la konferenco en la 25a de julio. Ni prezentas nur fragmenton, la plena transskribo legeblas en nia retejo, ĉe Agado»Konferencoj»45a Konferenco.

Ĝi estas aŭskultebla ĉe: http://esperanto.cri.cn/641/2012/08/10/1s139436.htm

La fragmento, responde al invito intervjuofine paroli pri io ajn, tamen restis ĉe la konferenco kaj priskribas personan momenton, forte impresan.

YU Jianchao: Fine ni petas, ke vi parolu pri io nedemandita, eĉ ne rilata al nia konferenco.

IPR 12/33716

Stefan MACGILL: Mi deziras diri, ke ĉi tie la loko estas vere mirinda! Eĉ antaŭ kvardek minutoj, mi havis tre belan sperton. Mi estis reen promenanta, kaj en la ekzercosalono por dancado okazis leciono kaj agado, kvankam ĝi ŝajnis sufiĉe malformala — estis dancantoj farantaj sufiĉe modernajn dancajn stilojn. Tio ŝajnas al mi mirindaĵo, kiam oni kombinis la tradician dancadon kun la absolute modernaj dancspecoj. Du knaboj dancis kaj aliaj sidis ĉirkaŭe kaj rigardis. lu knabino leviĝis kaj komencis danci kun ili. Mi pensis, ho, ŝi eble estas ĝoja je ĉio ĉi, ke estis tiom emociita ke ŝi iris kundanci kun ili. Sed poste mi komprenis, ke ŝi estas la instruisto, ĉar ŝi dancis dekoble pli elegante kaj profesie ol ili. Ili estis klare trejnatoj. Mi restis tie dudek minutojn. Tio estis instruado, edukado pri la arto, kio estas ĝuste mia temo! Tie mi vidis ĝin vere disvolviĝi kaj mi trovis tion absolute fascina, kiel ŝi en apenaŭ disciplinita etoso gvidis ilin, helpis ilin, demonstris al ili kiel pli bone fari.

YU: Dankon! [Surfote: Stefan MACGILL en la malfermo]

Nun, ni montru, ke Esperanto praktike utilas!

La Profesia Artkolegio de Kunming deziras altiri el aliaj landoj kvalifikitajn fakajn instruistojn por la sekvaj kampoj: akustiko, baleto, piano, filmado k.a. Ĝis 20 personoj estos akcepteblaj por tiuj postenoj. Ĝis pliaj 30 muzik-instruistoj estos akcepteblaj por instrumentoj kiaj violono, violonĉelo, kontrabaso, fluto, hobojo, klarneto, fagoto ks. La labortempo estas 5 tagoj semajne, 8 horoj tage, aŭ 20 lecionoj semajne, tra 10 monatoj jare (kun 11 salajroj). Salajroj varios de 400 ĝis 1000 usonaj dolaroj monate, depende de la kvalifikoj, kun aldonaj kompensoj de vojaĝkostoj inter 700 kaj 900 USD, kun krompagoj por partopreno en oficialaj prezentadoj de la kolegio. La kolegio liveras loĝadon.

Kontaktu la prezidanton por pli detalaj informoj.

IPR 12/37 17

— página 10 del PDF —

ILEI vidigis sin en la UK

La liga vizaĝo montriĝis plurloke tra la 97a Universala Kongreso en Hanojo, Vjetnamio. En la interkonvespera Movada Foiro la vizaĝo estis ĝuste tiu de la prezidanto — pasis kaj salutis i.a. junuloj el Vjetnamio kaj Indonezio, kiuj ricevis ekzemplerojn de Juna amiko. Tiu sama liga vizaĝo ricevis la kutiman 3-minutan salutorajton en la posttaga inaŭguro — temis ĉefe pri rezultoj el Kunming kaj ties rezolucio, kiu esprimis fortan apogon al la Strategia Vizio.

Ekde lundo funkciis ILEI-budo, feliĉe tie deĵoris roto da diversaj vizaĝoj. Marde, premis la devoj. Komence, IKU-prelego. Tuj poste la seshora “Tago de la Lernejo” pri kiu legu sube, kaj tuj post tio la subkomitata kunsido de UEA pri edukado. Ĵaŭde okazis la faka kunsido de ILEI, kiu ĉefe servis prezenti la ligon al nemembroj kaj por diskutado pri malfacilaĵoj en la instrua kaj organiza laboro.

Ses horoj pri la arto instrui

La Tago de la Lernejo sukcese pasis en la 97a UK en Hanojo. Ne temis pri amasa aranĝo — en la plej bona momento kunestis kvardeko da partoprenantoj. Ja temas pri iom negranda UK. La taga temo estis La arto instrui — instrui pri artoj, kiu paŭsis tiun de la ĵusa ILEI-konferenco en Kunming.

En la malfermo salutis la prezidanto de ILEI kaj la vic-prezidanto de UEA, s-ino Claude NOURMONT, kiu samtempe respondecas en UEA pri edukado. Post tio sekvis serio da intervenoj, inter 20- kaj 30-minutaj. La “festparolon’ plenumis Stefan MACGILL, kiu unue konigis la novan ILEI- estraron kaj prezentis la novajn ĉeestantajn estraranojn. Poste li filozofumis pri la temo de la tago — kiomgrade la instruado estas arto, kaj kiom serio da teknikoj; kaj nia devo instrui ne nur la lingvon, sed ankaŭ pere de ĝi instrui aliajn aferojn, inkluzive la artojn. La programo plie disvolviĝis jene:

En la unua parto: la arto instrui

La arto trovi lernantojn: 125 kursoj en la 125-a jaro — varba sukceso pli gravas ol la instrumetodo. — D-ro Renato CORSETTI, prezidanto de IEF (Italio)

IPR 12/3»18

Kial mankas ellernintoj post longa kaj vasta instruado de E-o en ĉinaj altlernejoj? – WANG Tianyi, prezidanto de IKEF (Cinio)

Aparta arto instrui E-on (en la E-insulo, Hajnano) — PENG Zhengming (Trigo, Cinio)

Arto-ŝoko — instruado pri la pentristo Vincent van Gogh — D-ino Katalin KOVATS, redaktoro de www.edukado.net (Nederlando/Hungario)

E-o trans lingvoinstruado — pri la graveco montri la ĝuon de E-lernado. — Prof. Sasaki Teruhiro (Japanio):

KER-ekzamenoj tutmonde — D-rino Katalin KOVATS (NL/HU))

Projekto „Vizito al la Tuta Mondo”. (La plejlasta projekto de nova estrarano de ILEI, Penny Vos). — Jennifer BISHOP, direktoro pri edukado por AEA (Aŭstralio)

Kurso 125 — invito grimpi la didaktikan ŝtuparon de tiu kreata kurso. — Stefan MACGILL (Hungario/Nov-Zelando)

En la dua parto: instrui pri artoj

Per E-o por artaĵo, por E-o per artaĵo. — Jasuo HORI, estrarano de Japana E-Instituto.

La arto instrui luktartojn. — Mireille GROSJEAN (Svislando)

Per tio, kaj iom da konkluda diskuto, la tago (preparita kaj gvidita de Aurora BUTE) venis al kontentiga fino.

laŭ la samtage sendita gazetara komuniko pri la Tago

IPR 12/33719

— página 11 del PDF —

„Esperanto estas materio”

(Spertoj de lerneja gastinstruistino en Sicilio)

Kio estas Esperanto? — tekstis demando de kontrolo en lerneja kurso. La titolo de tiu ĉi artikolo estis unu el la respondoj. Esperanto iĝis materio, t.e. studmaterialo por ĉ. 600 lernantoj en la urbo Mazara del Vallo ekde la fino de januaro 2012. Itala E-Federacio invitis du instruistinojn por kvarmonata periodo, sed la kursojn mem komencis du aliaj kolegoj.’ Raporto de mia kolegino aperis en La Balta Ondo.”

Lernejaj kadroj

Instrui E-on en lernejaj kadroj klas- | lern- | aĝo | studestas granda defio eĉ por koŭo | mlaj || (faroj) || kuroj instruisto kun plurjardeka lerneja | 1. | SG4A 25 9-10 16 praktiko pri E-o kaj aliaj stud- [2. | SG 4B 24 9-10 15 objektoj. En Mazara mi havis 17 [3- | SG 4C 26 9-10 15 studhorojn semajne, kun longeco [4- | SG 4D 16 2-10 14 de 45 ĝis 60 minutoj, en kvar [2 [SG 5A 25 KLI = lernejoj, 16 klasoj kun 351 6. | SG5B LL EU-E LIE lernantoj. (figuro 1.) Ege gravis LI E E = LE = la persona rilato kun la 25-kapa 8. | S65b 20 [I =

. Ee 9. | SC5SA 20 10-11 15 monstro, kiu povus fariĝi klaso 10. 1 SC 5B 50 10-11 15 de infanetoj (precipe se tiu plur- TE SC sc 50 10-11 15 jardeka praktiko de la instruisto (13-[‘VA 1H 25 TEG 16 disvolviĝis inter adoleskuloj). Mi (31 VA 21 24 D-B 7 klopodis memorfiksi almenaŭ la [TA] VA 3H 36 13-14 18 antaŭnomojn, montris intereson [15 [VA 11 23 11-12 17 pri la individuaj kaj laŭgrupaj | 16. | AL 12 17-18 13 problemetoj, ebligis demandojn sume 351

kaj dis ilin. aj respondis ilin figuro 1. La grupoj de la aŭtoro

‘ Pri la organizado de la kursoj v. artikolojn en Libera Folio: htip://www.liberafolio.org/2010/mazara-volas-igi-cefurbo-deesperantok1304885726

hup://www.liberafolio.org/201 2/eu-financos-instruadon-de-esperanto-en-sicilio ?Svetlana Smetanina: Sukcesa instruado de Esperanto en Sicilio, http://sezonoj.ru/2012/05/212sicilio/

IPR 12/3720

Krom la licea grupo, la kursoj estis en la normala horaro de la lernantoj. Ne temis pri libervola elekto de la lernantoj, la tuta klaso devige partoprenis ĝin. Estis nova sperto por mi la integrema sistemo de la italaj lernejoj: en preskaŭ ĉiu klaso estis korpe aŭ mense handikapitaj lernantoj. Pro la deviga karaktero de la lecionoj en la motivado kaj disciplinado inter la lernantaro mi samtempe ĝuis avantaĝon de la situacio kaj havis kromajn malfacilaĵojn. Se Esperanto estas materio, oni ja kondutas tiel, kiel normale dum studhoroj. En granda parto de la klasoj mi ricevis apogon de miaj koleginoj. Se ili ĉeestis la kurson, tio rezultigis miraklan disciplinon, se ili montris intereson pri la laboro de la lernantoj, tio donis emon por plia lernado.

Mi transprenis la klasojn post 4-5 lecionoj, t.e. kvaronon de la kursoj faris SZILVA Szabolcs kaj en lia foresto Konstantin TIĤOMIROV (en VAZI mi komencis instrui en marto). Ili perfekte enkadrigis E-on en la lernejoj: la lernantoj havis kajeron, ili kutimiĝis al la ritmo de la kurso, al hejmtaskoj kaj ili faris la unuan kontrolon.

Lernejaj celoj kaj metodoj

„Dum la instruado de Esperanto ni klopodas atingi praktikan kaj edukan celojn. […] Esperanto, kiel studobjekto, devas kontribui al tiuj ĝeneralaj popolklerigaj celadoj en kies kadroj ĝi okazas.” Tio estas la bazo de ĉiuj miaj lernejaj aktivadoj.

? SZERDAHELYI Istvan: Metodiko, en Gvidlibro por supera ekzameno, HEA Budapest 1979. p. 280.

IPR. 12/3»21

— página 12 del PDF —

IEF komprenigis, ke tiu bonŝanca instrueblo devas servi propagandajn celojn, cetere oni lasis nin agi libere koncerne la konkretigon de la celoj de la semestro, la kunmeton de instruplano, la elekton de metodo(j) ktp. (Tamen, post iom da tempo evidentiĝis, ke estus dezirinde pasigi al la lernantoj la baznivelan ekzamenon de la Itala Instituto de Esperanto. Fine tri kvaronoj de miaj plej aĝaj kursanoj ekzameniĝis.)

Do, mia ĉefcelo estis, ke E-o iĝu prestiĝa materio. Mi klopodis eksciti la scivolemon kaj eksperimentemon de la infanoj; doni al ili sukcesĝojon pro komunikado kun eksterlandano, en lingvo fremda por ili; instigi ilin al aktiveco, konscio, organiziteco kaj toleremo — do mi helpis la firmiĝon de la trajtoj bezonataj por esti sukcesa lingvolernanto.“ Mi montris unuflanke interkulturajn novaĵojn helpe de E-o (ekzemple pri paskaj kutimoj en Hungario, pri Budapeŝto, per la maniero kiel mi gvidis la studhorojn kaj verŝajne per mia tuta eksterlingva konduto), aliflanke mi fortigis konojn lernitajn aŭ lernatajn dum aliaj studhoroj (ekzemple pri vortkategorioj en la itala, frakcioj, kontinentoj kaj sezonoj, per la E-lingva teksto de Frat” Jakobo ktp.). Danke al niaj nacia kaj lingva diferencoj, ni reciproke altigis niajn socian, socikulturan, socilingvistikan, strategian kaj tekstan kompetentojn. (La laborlingvo de la studhora parto estis E-o, krom la tradukaj ekzercoj, altruditaj pro la ekzamentaskoj. En la postkursa, paŭza babilado la gelernantoj parolis ĝenerale en la itala kaj mi en E-o.)

Kompreneble centran lokon havis en mia celaro la praktika instruado de la lingvo mem. Mi provis aliri ĝin laŭ diversaj manieroj por alparoli lernantojn kun diversaj inklinoj. Ekzemple por demonstri la logikan kaj kreigan ecojn de E-o ni „analizis” radikojn, finaĵojn kaj afiksojn; ni malkaŝe parolis pri akordigo, pronomoj, prepozicioj, vortordo kaj akuzativo (vida-skriba-intelekta aliro). La komunika kuntekstigo de la gramatikaĵoj kaj leksikaĵoj okazis en scenetoj, dialogetoj (aŭda-parolakinesteza aliro). La artemuloj havis okazojn desegni bildetojn, bildstriojn, faldi paperfoliojn.

La semantikan enhavon de la studhoroj mi elektis laŭ la aĝo de la lernantoj: sinprezento, aspekto, ŝatokupoj, familio, lernejo, bestoj kaj la tempo (la proporcioj de la lastaj du estis malsamaj en la diversaj lernejaj tipoj). Mia supozo estis, ke la tempo devas interesi 10-13-jarulojn pro sia abstrakteco; ĝi devigas la lernantojn forlasi la sekuran grundon de la prezenco, kio donas la impreson de pli rapida alproprigo de E-o kompare

“ v. en Manlibro pri instruado de Esperanto, ILEI, Hago, 2005. p.8.

IPR 12/3»22

kun aliaj lingvoj, ĝi estas ideala tereno ankaŭ por facile vastigi la vorttrezoron, konsciiĝi pri la strukturo de la nova lingvo kaj samtempe batali kontraŭ la interferoj de la itala kaj E-o en la prononco, ortografio k.s. Kiel menciite, ni estis liberaj elekti niajn celojn kaj metodojn — sed tiu libereco montriĝis ŝajna, ĉar ne akompanis ĝin libereco adapti la instrukondiĉojn. Ni devis instrui cellingve (ni ne havis itallingvan akompananton) kaj per tre limigitaj instruhelpiloj. Lernolibro ne estis disponigita (kvankam ekzistas tre bona lernolibro por italaj bazlernejanoj)”; oni ne havis eblon kaj rimedojn por printado, ajna fotokopiado. E-lingvan presitan tekston miaj kursanoj vidis post tri-monata lernado, kiam alvenis de ILEI donaca stoketo da Juna amiko. Tio estis la venĝo de la alta kvanto de la lernantoj.

Estas imageble, ke mi aplikis ĉiujn lingvoinstruajn metodojn de la historio por progresigi la lernantojn kaj variigi la studhorojn. La ritmo (po unu horo semajne) ne estis sufiĉe intensa, la daŭro tamen riskis igi la kurson teda pro la cirkonstancoj.

La teknikaj kondiĉoj kaj la kutimaj enklasaj aktivaĵoj estis tre malsimilaj en la lernejoj. En SC funkciis neniu moderna tekniko, sed la klasĉambroj estis sufiĉe vastaj por formi grupetojn kaj fari movojn. La tieaj lernantoj havis sperton pri projekta laboro, kapablis memstare organizi sin. En SG estis malgrandaj, plenŝtopitaj klasĉambroj, kun malgranda tabulo kaj kreto, eblis nur tutklasa laboro, kun prezento de scenetoj. En la lasta monato mi malkovris, ke post aparta organizado ni povas iri en la komputilan ĉambron, kie disponeblas projekciilo kaj granda ekrano. Ni ekspluatis la unuajn du lecionojn de Mazi por fari ripeton kaj firmigi la lernitaĵojn. En tri klasoj de VA estis nur komputile uzebla blanka tabulo, kiu malfermis al ni la mondon, krome tiuj lernantoj kapablis labori kaj duope kaj grupete. Kun la liceanoj ni studis en salono de la asociejo, ni uzis surmurigitan grandan paperon kiel tabulon, sed ankaŭ lernolibron.”

Lernejaj rezultoj Se Esperanto estas materio, al la ludreguloj apartenas ankaŭ kontroloj. Por

la plimulto de la lernantoj estis ekscita evento la testado, multaj eĉ aparte lernis hejme antaŭ ĝi.

5 Elizabetta VILISICS FORMAGGIO: Ludu kun ni! 1-2. E.R.A. 1994. $ J. C. WELLS: Jen nia mondo, Edistudio, Pisa

IPR 12/3»23

— página 13 del PDF —

La rezultoj de la 2a kontrolo | Mazara del Vallo, marto 2012 |

m1e Ire e. (m80-10099]] 5 le Salle mm lacoso», | s5E E = = EE [me0-a09e ria MEF a ke E 020606 S sm = JOLI 23 AA dnltaF 00-2096 o ME AIA ATAN NF o [~j PS=PFEDSPSOSI oO DHSSOA SISFPSSSSPISS SE Pe KAS FF klasoj figuro 2.

La lan kontrolon faris nia kolego post la 4-5a leciono, la 2an mi skribigis

post la 10a. Ili estis atingaj testoj. La 3a estis kapableca testo fine de la studjaro, post 13-15 lecionoj.

La rezultoj de la 2a kontrolo La demandoj de la testo konformis al la studita problemaro de ĉiu klaso, t.e. ĝi havis praktike tiom da variantoj, kiom da klasoj. Ĝi ekzamenis tekstokomprenon, ortografian kaj morfologian ĝustecon. La statistiko pri la rezultoj subtenis la tiaman subjektivan prijuĝon. (figuro 2.) Normalan distribuon montras nur SG4A, tie kaj en SG5A, VAZI kaj VAIH estas grupeto de elstaraj lernantoj kun rezulto pli alta ol 8099. Tiom altan rezulton atingis neniu lernanto en 6 klasoj. Pli ol 5099-an mezumon havis 7 klasoj, kaj tio estas pliboniĝo kompare kun la unua testo. La plimulto de la lernantoj havis rezulton en la 20-6094a kampo, escepte SG4D, SC5B, VAIH kaj VA3H. La klaso SG4D estas unueca: kion ili sciis, ĉiu sciis, mankoj estis ĉe ĉiu (cetere dum la testado ili senbride kunlaboris). En SCSB estis iom pli da bonaj (kapablaj) lernantoj ol malpli bonaj. Du mezgradaj klasoj montris problemon. Laŭ la instruistino pri la angla, VA3H atingis similan rezulton ankaŭ en tiu lingvo. Ĉ. triono da ili ne estis motivitaj, ili apenaŭ sekvis la studhoron. (Tamen kursofine du trionoj preparis sin al la ekzameno de IIE kaj sukcese trapasis ĝin.)

La klaso VA1H havis nur 45-minutajn studhorojn, la testado okazis post la paskaj ferioj, tial mi proponis pli mildajn, eble tro mildajn taskojn.

IPR 12/3»24

La grupo VAlI komencis lerni en marto, tio estas la rezulto de ilia la kontrolo post la 7a studhoro, kiu enhave similis la 2an de la aliaj.

ltoj de la 3a kontrolo | | | | Per fiu mc mi intencis mezuri la evoluintecon de diversaj kapabloj

erupnivele. La klasoj libere dividiĝis en 3-5-kapaj grupetoj por labori kune. [En VA3H du trionoj de la klaso preparis sin por la ekzameno, la teston

Komparo de la mezumoj

80 70 —a. JN AX AJ = = ~= —=—— —e— 2a kontrolo 40 A, e EE —n ~u ==. |—-3a kontrolo wl. xu ] 2 v 10 ‘ | £ | o -O12 IF HA

~ tS HOSS ATILSIS EFA KS K-, RS SDL SS P WP SS SS DI

figuro 3.

faris nur la plej malfortaj. ] Mi ne helpis ilin organizi la grupan laboron, si mi helpis al ĉiu grupo kompreni la taskojn klarigante en Esperanto, se ili bezonis klarigon. Ili rajtis uzi ankaŭ propran kajeron. Estis unu raza tasko: ili devis rekunmeti distonditajn erojn de la kongresa faldfo jo a poste laŭ ĝi skribi la daton de la Itala Kongreso okazonta en la ur 0. M’ testo havis du variantojn: unu kun morfologia ekzerco ie km. de

1 iuj, kiuj i kaj la alia kun morfologia- Mazi por tiuj, kiuj spektis la filmon, Kaj | LL tasko. Sur la testfolioj troviĝis 8 taskoj farendaj dum pl minutoj. Estis testitaj en 3 taskoj interkultura kompetento, en ; tekstokompreno, en 2 duonlibera sinesprimo, en 4 ortografio, en

fologiaj konoj kaj en 3 vorttrezoro. | | | | = “La analizo koncernis 22 taskerojn; por kompari la rezultojn estis

i ŭ ) di kontrollaboraĵoj: lkulita laŭ la taskeroj la „boneco de la » | |

= 4(bonaj solvoj) — 2(mezbonaj solvoj) — (malbonaj solvoj) : La mezumoj de la 2a kontrolo kaj la mezumoj de la boneco de » Js kontrolo montras paralelan bildon, tee. la plej sukcesaj klasoj en

IPR 12/3»25

— página 14 del PDF —

kontrolo estis la plej bonaj ankaŭ en la 3a. (figuro 3.) Malpli bonan rezulton

havas la grupoj en tri klasoj i di j kialoj J, pro tri diversaj kialoj. En SC la studhoroj Er posttagmeze, la malĉeesto de lernantoj estis pli ofta; submetiĝis al la ua kontrolo pli kapablaj klasanoj, kiuj ne ĉeestis dum la tria. En SGSC la klaso havis post Pasko plurfoje alian okupon dum la tempo de E-studhoro do Nis kaj praktikis malpli ol la aliaj. Fine, en SG4D estis nur unu grupeto, kies anoj kapablis labori — pro konoj kai iscipli ] o ao p jJ kaj pro disciplinemo — je

E-o iĝis por 600 siciliaj lernejanoj ]

: o JanojJ normala studobjekto, kun mezurebla efikeco, kiel aliaj studobjektoj, ekzemple kemio. Estus bele se el nia instruado rezultus almenaŭ tiom da e-istoj, kiom da kemiistoj

formiĝas en lernejaj kadroj.” (deŭrigora)

KOVACS Marta

Monique ARNAUD en la nomo de ILEI salutas la E-o en Maza

79an italan kongreson de ra del Vallo. Dekstre: Laura BRAZZABENI —LKK.

7 : La detala analizo de la 3a kontrolo aperos en la sekva numero — NdIR

IPR 12/3»26

Tria instruvojaĝo al Indonezio (kaj Malajzio)

Preskaŭ du jarojn post la dua, kaj preskaŭ tri jarojn post la unua, mi faris trian instruvojaĝon al Indonezio. De la 29a de junio ĝis la 23a de julio mi vojaĝis al tri urboj en Javo kaj al la insulo Balio. En Bandung kaj Ĝakarto okazis po unu leciono por komencantoj, respektive la 30an de junio en la Muzeo pri la Konferenco Azio-Afriko [vd la sekvapaĝan foton], kaj la 3an de julio en la Universitato Gunadarma. En ambaŭ urboj okazis kunvenoj kun tiuj indonezianoj, kiuj partoprenos en la Universala Kongreso (entute partoprenis 13 indonezianoj, kio neniam antaŭe okazis). En Bandung mi aldone gvidis du lecionojn por komencintoj kaj helpis esplori hotelojn kaj kongresejojn por la unua Indonezia E-kongreso venontjare. Kune kun Fadil de la klubo ‘Ruĝa Formiko’ mi donis mallongan intervjueton pri E-o ĉe viva prezento de la radi-stacio Bobotoh en Bandung. Dume kelkaj aliaj esperantistoj disdonis faldfoliojn pri la movado en Indonezio.

Laŭ la planoj mi devintus iri ankaŭ al Malang kaj Probolinggo, sed pro tio ke mi rompis maleoloston dum ekskursa tago kaj ke tiuj vojaĝoj devus okazi en iom malfacilaj cirkonstancoj, mi restis tutan semajnon en Jogjakarto. Tio ne tute malutilis. Sekvis en tiu semajno du kunvenoj kun la e-istoj de tiu urbo. Tiel eblis decidi, kiam kaj kiel ili kunvenos por kune lerni. Pro tio ke antaŭ du jaroj la grupo fine neniam kunvenis, tiu fikso de datoj kaj loko estis tre grava. Menciindas ke ilia unua kunveno post mia foriro estis la 26a de julio, por samtempe festi la 125-jariĝon de E-o, kaj ke ili sukcesis venigi ĵurnaliston, kiu la 12an da aŭgusto aperigis artikolon pri E-o kun foto de la kunveno kaj kontaktdetaloj de la klubo. Ili tiam ankaŭ findecidis pri la nomo: ‘La Verda Paco’. La lastan vesperon en Jogjakarto mi estis invitita al diskutgrupo, en kiu membras Yohanes MANHITU, jam konata E-poeto. La grupo kunvenas ĉiusemajne por diskuti pri lingvaj aŭ kulturaj temoj. Ĉi-foje mi enkondukis la temon (E-on… kompreneble). Sekvis interesa kaj vigla diskuto kaj iom da ekinstruado, ĉar la ĉeestintoj tuj volis havi pruvon pri la facileco de la lingvo… Helpis en tiu pruvado, ke kelkaj el ili tre rapide kaptis miajn klarigojn. Ilia entuziasmo igis ilin promesi, ke ili lernos plu la lingvon.

Du tagojn poste mi havis nur malgrandan grupon da interesiĝantoj en Balio por enkonduka kurso. Inter ili estis junulo, kiu jam mem eklernis la lingvon kaj antaŭe jam relative bone korespondis kun mi. Entute mia instruado malpli variis laŭ lokoj kaj ne atingis tiom da homoj, kiom dum

IPR 12/3»27

— página 15 del PDF —

pasintaj fojoj, sed venis tempo pli kaj pli rigardi al Jamaj lernantoj, helpi ilin kaj plifortigi jamajn klubojn. Plie, necesis klarigi pri UK kaj helpi kun la preparoj por la Indonezia E-Kongreso. Ĝojige estis ankaŭ, ke al la lecionoj por komencintoj venis homoj, kiuj antaŭe lernis nur solaj aŭ en la klubo, sed ne helpe de eksterlandanoj (ne nur mi, sed ankaŭ Tatjana

Loskutova instruis en Indonezio, nome en la pasintjara somero).

De Balio mi flugis al Kuala Lumpur (ĉefurbo de Malajzio) kaj de tie rekte per nokta buso mi veturis al Teluk Intan, kie mi gastparolis en la ĉina lernejo ‘San Min (Suwa)’. La lernejo havas E-klubeton, kiu lanĉis E- poŝtmarkon ĝuste en tiu tago, la 24an de julio. Mi parolis — angle — al la tuta lernejo pri miaj kialoj lerni E-on, miaj spertoj kun ĝi kaj pri ĝia 125- Jariĝo. En la sekva vespero mi donis rapidlecionon kaj multajn klarigojn kiel mem instrui al unuopulo, kiu volas lerni la lingvon kaj promesas ĝin

poste mem instrui. Vere ŝajnas esti malpli facile varbi homojn en Malajzio sed mi ankoraŭ revenos…

Por informoj pri la kongreso:

https s/www. sites.google.com/site/iek2013 bandung/ Informoj pri la movado en Indonezio:

https./(sites.google. com/site/esperantoenindonezio/ Heidi GOES

IPR 12/3»28

El la landoj kaj sekcioj…

Brazilo

Sojle de la baldaŭa fina aprobo de Leĝpropono 6162/2009 de la Brazila Parlamento, kiu enkondukas la elekteblan instruadon de E-o en la mezlernejoj, la Federacia Universitato de Braziljo (UnB) oficiale aldonis E-on al la ceteraj 12 lingvoj tie nun instruataj.

La precipa celo de la 180-hora kurso estas la aldona kapabligo de nunaj instruistoj de fremdaj lingvoj pri la instruado de Esperanto. La kurso estas por la ĝenerala publiko, sed kun speciala programo por lingvoinstruistoj en la tria lerno-semestro. Laŭcele la kursintoj kapablos aprobiĝi en nivelo CI de la KER-ekzamenoj. La lecionoj okazos dufoje semajne, gvidotaj de profesoroj Paulo NASCENTES kaj Josias BARBOZA. Enmatrikuliĝo jam eblas ĉe unbidiomas.net (Ĉe Cursos musmontru sequenciais- E-o).

Tiu atingo malfermas vojon al eĉ pli grava alpaŝo por la evoluo de E-instruado en Brazilo, nome la postdiplomiga kurso por lingvo-instruistoj, kiun sugestis mem la estraro de UnB kaj kies pritraktado survojas.

Raportis: Josias BARBOZA

Ĉeĥio

Post paŭzo mi denove sukcesis instrui = Esperanton -en la Filozofia fakultato de Universitato Masaryk en Brno ĉe la Instituto de lingvistiko kaj baltistiko. El 89 interesatoj komence de la printempa semestro pri la studobjekto Esperanto 1 restis 64. El tiuj, sukcese trapasis finan kolokvon 46 kaj ĉiu ricevis kvar poentojn, la ceteraj ne partoprenis eĉ unu el la ses proponitaj kolokvoj. Mi instruis tradicie laŭ la video-kurso Mazi en Gondolando du horojn semajne kaj por Ĉiu semajno studentoj ricevis hejmtaskon – konversacian temon. Post korekto ili rericevis la taskojn, por ke la studentoj vidu, kiujn erarojn ili faris kaj povu ilin eviti en la sekvaj

IPR 12/3»29

— página 16 del PDF —

taskoj. La lastan temon „Vidindaĵoj kaj memorindaĵoj de via loĝloko kaj ĝia ĉirkaŭaĵo – estu ĉiĉerono por via eksterlanda gasto” ili devis skribe prepari kaj rakonti dum kolokvo. Kiel helpilon mi disdonis al la studentoj la urban prospekton „Brno, la ĝusta direkto”. Unu studentino el Havliĉkŭv Brod diris, ke ŝi ĉerpis el la Esperanta vikipedio kaj ŝi miris, kiom da informoj ŝi trovis pri sia urbo. Plua tasko estis hejme rigardi en Vitubo la lastan lecionon „Mazi kaj la mistera planto” kaj rakonti en kolokvo. La tria parto de la kolokvo estis solvo de interaktiva testo [vidu la foton supre) „Mia amiko lernas” el edukado.net de Katalin KOVATS.

Por la aŭtuna semestro 2012 mi estas preparinta du studobjektojn: daŭrigan kurson E-o 17 (4 poentoj) kaj Enkonduko en interlingvistikon (3 poentoj).

Josef VOJAĈEK DR Kongo

La 19-an de julio 2012 en Kinŝaso okazis la 2a Esperanta Kultura Tago (EKT). Ni kaptis la okazon por sciigi al la partoprenantoj, ke E-o estas nun 125-jara. Tiuokaze, estis dirite, ke la iniciatinto de E-o, L.L Zamenhof publikigis, la 26-an de julio 1887 en Varsovio, sian unuan libron pri E-o, titolitan „Lingvo Internacia”. Li intencis faciligi la komunikadon, tial li kreis la lingvon, kiu estas sendependa, senlandlima kaj sufiĉe taŭga por krei pli bonajn rilatojn inter homoj diversdevenaj. Resume, mallonga historio de E-o estis legita por la partoprenantoj. Por la gelernantoj de E-o, tio estis okazo publike praktiki la lingvon kaj renkontiĝi kun aliaj esperantistoj el Kinŝaso kaj la regiono. Ni tutkore dankas al s-ro Horst GRUNER, kiu subtenis la manifestacion.

Alexandrine OMBA kaj Rachel MAFULUKO, organizintoj

Pollando

La 27-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo okazis inter la 1-a kaj la 3-a de junio 2012 en la kulturdomo „Podgorze” en la tiunoma kvartalo. La temo de la aranĝo estis: „Krakovo post 100 jaroj”, ĉar ĝi okazis 100 jarojn post la 8a UK, okazinta en Krakovo en 1912. La aranĝon preparis kaj gvidis Krakova Societo Esperanto.

La programo estis riĉa, abunda kaj varia. La unua tago estis dediĉita al la 8a UK — okazis prelegoj pri ĝia historio kaj vizitado de la kongresejo, kie nuntempe troviĝas la sidejo de la Nacia Malnova Teatro. En la sama tago oni povis aŭskulti prelegojn pri Krakovo kaj ĉirkaŭaĵoj — la malgranda urbo Krzeszowice kaj historia salminejo en Wieliczka. Precipe

IPR 12/3730

interesa estis esperantologia ! lekcio „Pri kelkaj nezamenhofaĵoj en la nuntempa E-o”, farita de Edward MALEWICZ — esperantologo, instruisto kaj metodikisto. Dum la dua tago okazis la pedagogia kaj metodika parto de la programo — lekciis d-rino Wanda JAKUBASZEK el la |» krakova Pedagogia Uni- ? l versitato pri „La edukaj problemoj de postmodernisma kulturo”, poste ests du etlecionoj de E-o por diversaĝaj grupoj. La lecionon por plenkreskuloj prezentis Magdalena TATARA el Krakovo kaj tiun por infanoj – Jolanta KIERES el Nowy Sacz. En la tria tago okazis simpoZIo, kie oni prezentis prelegojn pri la uzo de E-o en la scienco, ekz. matematiko, juro kaj lingvistiko, i.a. prelegis d-ro Adam LOMNICKI pri E-aj fakvortoj en matematiko, d-ro Bronislaw KIERES pri la historio de la jura sistemo en Pollando kaj prof-ino Ilona KOUTNY prezentis prelegon „Cu E-o estas eŭropa lingvo?” Okazis ankaŭ artaj programeroj: poezia VESpero de Lidia LIGEZA — poetino kaj tradukistino de pola poezio, koncertoj de klasika muziko faritaj de gefratoj KOLPANOWICZ: Julia — violonistino kaj Joachim – pianisto. Kortuŝa kaj belega estis la koncerto de Irena URBANSKA — krakova kantistino, kiu kantis ankaŭ en E-o polajn kaj judajn kantojn.Vespere okazis E-a Sankta Meso, kiun celebris pastro Roman GMYREK. La partoprenantoj kaj vizitantoj de la kulturdomo povis rigardi ekzpozicion preparitan de la estraro de la Pola Sekcio de ILEI, sub la titolo „Esperanto kaj ĝia kreinto en la 125a datreveno de la kreado de la internacia lingvo” (vd la foton — NdIR). | |

Ĝi estis preparita en la pola lingvo ĉar ĝi celis neesperantan publikon. La ekspozicio restis en la kulturdomo ankoraŭ kelkajn tagojn post la aranĝo, tiel multaj personoj povis rigardi ĝin. ILEI-Pollando prezentos la ekspozicion en la venonta universitata jaro en du krakovaj altlernejoj: en la Universitato Johano Paŭlo la 2a, kie ĝi akompanos sciencan konferencon pri instruado de fremdaj lingvoj, kaj poste en la Pedagogia Universitato.

Magdalena TATARA — Pola Sekcio de ILEI

IPR 12/3731

— página 17 del PDF —

Tajvano

Finiĝis la dua semestro de E-kurso en la eksperimenta elementa lernejo, kiu apartenas al la nacia universitato en la suda urbo Pingtung en Tajvano. 12 lernantoj (11-12jaraj) partoprenis en la kurso, kiu okazis en ĉiuj vendredoj matene dum 40 minutoj kadre de kroma lecionaro. Ni uzis Mazi en Gondolando kiel lernomaterialon kaj vidis ĝin en Vitubo ĉiufoje. En la lasta sesio de la kurso, la infanoj rolludis la karakterojn en Mazi kun la ĉeesto de la lernejestrino kaj ĉiuj ricevis belan atestilon. La kursanoj havis leteran kontakton kun kelkaj lernejoj en aliaj landoj, ekzemple en Francio, Pollando, Rumanio, sed aparte sukcesa estis tiu kun Koreio, kies lernantoj (5 el 12) vizitis Tajvanon por renkonti la leter-amikojn. Detala raporto pri tio aperis en la lasta numero de Juna amiko kun fotoj. [pliajn detalojn vidu en Ipernity kaj lernu.net — NdIR)

Instruisto kaj raportanto: Reza KHEIRKHAH

Komenio – du projektoj ekruliĝas

Niaj membroj kaj partneroj ĉiam pli lernas kaj praktikas la arton prezenti aprobindajn projektojn al la eŭropaj subtenaj instancoj. Jen du projektoj kadre de Komenio (Comenius), kiuj disvolviĝos paralele tra la sekvaj du jaroj. Rimarku, ke la projektoj traktos la eŭropan integriĝon kaj personan evoluon; temojn alte taksatajn de la subtenintoj, kaj ne eksplicite traktas la instruadon de E-o — la lingvo fariĝas perilo, ne fincelo.

Projekto 1: La diversaj profesioj kaj kiel aliri ilin La akceptita temo estas: La diversaj profesioj — transformi la PROJEKTO-LANDOJ provokojn en eblon realigi siajn Projekto 1 revojn. Partoprenas lernejoj de: Projekto 2 — Bulgario (Mariana GENCHEVA, ZA Pendanta projektpetinto — lernejo „Canko Cerkovski”), = — Rumanio (Mariana kaj Dimitru iraj BERARIU -— liceo „Ana [ra | Ipatescu”); — Germanio (Christof KRICK — Gimnasium Winterberg und Medebach);

IPR 12/3»32

— Litovio (GraZina OPULSKIENE — Mazeikiu Merkelio Rackausko gimnazija);

— Svedio (Folke WEDLIN — Lerums Gimnazium) kaj

— Italio (Gaspero DOMENICHINI — Istituto statale di istruzione secondaria superiore della piana di Lucca ITCG Benedetti Is Majorana).

Junaj bulgaraj esperantistoj, kun Mariana GENCHEVA kaj Rumjanka ILIEVA (instruistinoj) en Vieno survoje al Pollando, kie ili estis en majo 2011 por la 4a laborrenkontiĝo de la projekto „Gvidlibro de la amikeco”

Jen la diversaj agadoj de la projekto:

e kvar laborrenkontiĝoj (en Bulgario — oktobre 2012, Italio — maje 2013, Germanio — oktobre 2013 kaj Rumanio — maje 2014);

e esplorado de la praktikoj en la kariera disvolviĝo de la regionoj kaj de la partoprenantaj landoj; esplorado de la tendencoj de la laborkampo;

e organizado de konkursoj pere de eseoj kaj pentraĵoj; ellaborado de informtabuloj kaj lumbildaj prezentadoj (PowerPoint);

e organizado de metiejoj (workshop) kaj ellaborado de vivpriskriboj (CV) fare de la partoprenantoj; |

e organizado de publikaj paroladoj — ni intencas helpi al la gejunuloj elekti ilian estontan profesion kaj ni volus montri al ili la vojon por gia ekposedo.

La partopreno en la projekto donos al la gejunuloj eblon orientiĝi kaj diag-

IPR 12/3733

— página 18 del PDF —

nozi la interesojn de sia personeco, pritaksi siajn eblojn kaj kompreni la motivojn por la elekto de siaj profesioj.

Dum ĝia realigo la gejunuloj havos eblon renkontiĝi kun samaĝuloj de aliaj EU-landoj; ili konatiĝos kun iliaj lingvo kaj kulturo, komprenos la neceson gardi la lingvan diversecon en Eŭropo kaj ricevos sciojn rilate al la edukaj, profesiaj kaj ekonomiaj ebloj proponitaj de Unuiĝinta Eŭropo. Ni atingos tion per la uzado de diversaj interaktivaj metodoj kaj per uzado de la neŭtrala internacia lingvo E-o, kiu donos egalajn eblojn de komunikado al ĉiuj partoprenantaj gejunuloj kaj al iliaj gvidantoj.

Projekto 2 — ne nur arĥitektura promeno

La akceptita temo estas: Vizito ekde la loka kastelo ĝis la Eŭropa Domo. La projekto daŭros dum 2 jarojn de 2012 ĝis 2014 inter mezlernejoj en Herzberg am Harz en Germanio, Gyor en Hungario kaj Mazaradelvalo en Italio. Kiel kvara partnero povos aldoniĝi lernejo el Zagreb, ili estas momente en atendolisto. Estas bela agnosko por la kvalite ellaborita projekto formulita de Zsofia KORODY kaj Ewa KUKIELKA el Herzberg, surbaze de spertoj el antaŭa sukcesa projekto inter 2008-2010.

ILEI sekvos la progreson de ambaŭ projektoj kaj volonte ekscios pri similaj translimaj iniciataj. Ili aperos en nia nove konstruota EduKalendaro.

Pri Kultura vojaĝo en Vjetnamio 2012

„Kultura vojaĝo en Vjetnamio” estas la unua el (espereble) longdaŭra serio de ĉiujaraj „kulturaj vojaĝoj”, okazontaj antaŭ la Universalaj Kongresoj, pri la landoj de la kongresoj kaj iliaj kulturoj. Tiun iniciaton de „edukado.net” mi konsideris ekde komence gratulinda kaj interesa; tial mi entuziasme kaj scivoleme aliĝis al la kurso en la komenco de januaro 2012, malgraŭ tio, ke mi ne povos partopreni en la UK en Hanojo.

Antaŭ ĉio, mi uzis tiun okazon por reklami E-on inter miaj neesperantistaj geamikoj kaj konatoj. Oni ofte demandas min: „Ĉu vi kapablas nomi unu solan avantaĝon, kiun mi NE jam havas pere de la angla?” Kaj mi konfesas, ke tia demando ĉiam embarasis min antaŭ ol mi aliĝis al tiu kurso. Nun mi povas respondi: „Lernante Esperanton, vi havos 1.a. la eblon aliĝi al bona prikultura kurso, ĉiujare pri alia lando, por lerni rekte el civitanoj de la koncerna lando pri ilia kulturo, laŭ la maniero, laŭ

IPR 12/3»34

kiu ili mem volas prezenti ĝin. Vi povos kontakti la ĉiĉeronojn kaj aliajn kursanojn pere de reta forumo kaj eventuale partopreni en granda kongreso en la koncerna lando, por sperti bone preparitan vojaĝon. Tia kurso kapablos riĉigi vian vivon diversmaniere, ĉar ĉiu lernanto elprenas el ĝi kion kaj kiom li aŭ ŝi volas aŭ bezonas.”

Por mi persone, la vjetnama mensa vojaĝo estis tre instrua, ĉar antaŭe mi sciis preskaŭ nenion pri la kulturo de tiu lando. Mi aparte ĝuis la lecionojn pri vjetnamaj tradiciaj muziko kaj danco akompanataj de ligiloj al filmoj, pri koncertoj, dancospektakloj, kantospektakloj, pupospektakloj ktp. Mi estas aparte danka pro la folklora fabelo, kiun s-ro Aŭtuno (Nguyen Thu) artece tradukis por ni, kaj ankaŭ pro la bele ilustritaj tekstoj pri vjetnamaj bestoj kaj plantoj, bele tradukitaj de s-ino Alta (Cao Truong).

Mi sugestas, ke okaze de venontaj similaj vojaĝoj en la landoj de la UK-j, aliĝu ankaŭ kursanoj el la koncernaj landoj, eĉ grandkvante se eblas. Tiuj certe estus malpli scivolaj pri la enhavo mem de la kurso, sed eble ili interesiĝus pri la ĝenerala prezentadmetodo, tiel ke ili akiru la necesan kapablon gvidi la alilandanojn en sia lando, respondante kompetente kaj klare (en klara E-o) al plej diverstemaj demandoj. Mi proponas, ke almenaŭ unu fragmenton el la spektakloj prezentotaj pere de filmetoj, oni subtitolu en E-o, por ke la kursanoj komprenu iom pri kio temas en la kantospektakloj, pupospektakloj ktp. Kadre de la estontaj lecionoj pri tradiciaj manĝaĵoj, mi ŝatus trovi ankaŭ kelkajn tradiciajn receptojn, el kiuj almenaŭ 2-3 estu tre facile kaj rapide prepareblaj. Kiam temos pri tre apartaj ingrediencoj troveblaj (preskaŭ) nur en la koncernaj landoj, oni povos aldoni konsilojn pri anstataŭaĵoj de tiuj ingrediencoj. Tiamaniere, Ĉiuj kursanoj povos gustumi almenaŭ unu tradician manĝaĵon en sia hejmo. La vegetaranoj kutime scipovas anstataŭigi viandon per fungoj, kaŝtanoj, melongenoj, migdaloj ktp. Malgraŭ tio, estus ege bonvene prezenti ankaŭ kelkajn receptojn, kiuj ekde komenco estis elpensitaj senviande. Kvankam la plenumado de la perkomputila vojaĝo antaŭ la reala vojaĝo ŝajnas al mi la ideala cirkonstanco, ankaŭ la inversa ordo povas esti tre bona (laŭ multaj personoj, ĝi povas ŝajni eĉ pli taŭga). Povas esti, ke ĝuste dum la UK multaj personoj iĝos scivolaj koni pli bone la vjetnaman kulturon, tiel ke oni aliĝos amase al la kurso ĝuste en Hanojo. Eble estus bone disvastigi inter la partoprenontoj de la hanoja UK demandaron, kiu aspektus plimalpli tiel:

Kial vi ankoraŭ ne aliĝis al la Kultura Vojaĝo en Vjetnamio? A. Mi ne sciis pri la kurso.

IPR 12/33735

— página 19 del PDF —

B. Mi ne havis tempon ĉi-jare por la kurso; neniu informis min pri la eblo ricevi la tutan materialon post la aliĝo kaj lerni ĝin tiam, kiam mi havos tempon. C. Min ne interesas la kurso. D. Aliaj kialoj. Kiuj? Gratulon al la grafikisto Francisco VEUTHEY, kiu kreis la belegan logotipon de „Kultura Kurso en Vjetnamio”. Ĝi povus iĝi tre, arteca insigno, kiun multaj homoj (inkluzive min) ŝatus porti, por reklami tiun kurson kaj ĝenerale Esperanton. Koran gratulon kaj dankon al la tuta teamo de „edukado.net”, kiu organizis tiom belan kaj ĝuindan kurson. Bondezirojn por la estontaj agadoj, kaj ĝis revido… en la islanda vojaĝo!

Luiza CAROL

Recenzoj

Elemente de esperanto pentru rominofoni, lonel Onef. Eld. Charta, Sfĉntu Gheorghe, 2011. ISBN: 9789738326767. 49 p. Prezo ĉe UEA: €4,50

La libreto estas bona memorhelpilo por tiuj, kiuj plenumis nur kelkajn lecionojn pri E-o. Ĝi enhavas ĉiujn elementojn de Esperantaj fonetiko kaj ortografio, 15 el la 16 bazaj gramatikaj reguloj starigitaj de Zamenhof (mankas nur la regulo pri apostrofo, kiu rilatas al poezio, do ne eniras la intereskampon de la unuaj lecionoj) kaj tiujn elementojn de morfologio nepre parkerindajn ekde la komenco (pronomojn, numeralojn, prepoziciojn, konjunkciojn, afiksojn, kelkajn adverbojn strikte necesajn). Specialan lokon okupas la tielnomataj „korelativoj” kaj la verbaj participoj, klarigitaj simple, kun klaraj ekzemploj tradukitaj en la rumanan.

Krome, la leganto povos trovi utilajn informojn pri „La unua libro” en E-o, eldonita en 1887, samkiel pri la plej grava vortaro de la lingvo, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Se mi havintus ĉi tiun ilon kiam mi eklernis la lingvon, verŝajne mi pli rapide komprenintus la uzadon de prepozicioj (per tre bonaj ekzemploj por diversaj signifoj, tradukitaj en la rumanan) kaj eble mi alkutimiĝintus pli facile al la verbaj participoj (tre bone klarigitaj en la rumana). E/emente de esperanto pentru romdnofoni estas utila ilo por komencantoj, kies denaska lingvo estas la rumana.

Luiza CAROL

IPR 12/33736

Ni semas kaj semas … Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj 1921-2011, Sylvia Hĉmdliinen, Eld. ELFI, Hensinki, 2012. 108-paĝa, 21 cm. Ilustrita. ISBN 978-952-93-0364-9.

Per ĉi tiu verko nia finna sekcio donas al nia trideko da aliaj sekcioj modelon, kiel ne perdi nesaveble sian fruan historion. Tio estas leciono, kiun ankaŭ la internacia ILEI lernu, ĉar ĝi nun penege provas rekonstrui la eventojn de precipe siaj unuaj dek jaroj.

La libro havas komence kronologian parton, kiu arigas amason da konkretaj faktoj laŭ la jardekoj, sed kiel konfesite en la enkonduko, restas truoj; pri esencaj aferoj foje mankas dokumentado, dum foje efemeraĵojn oni prinotis detale. Plie, kelkfoje diversaj informfontoj kontraŭdiras unu la alian — malfacilas la vivo de historiisto. La dua parto prenas laŭteman aliron, foje kun ripetitaj informoj, foje aldonante pliajn. La ĉefaj temoj estas eldonaĵoj, kontaktoj kun la edukministerio (intensaj), kursoj kaj klasoj kaj la internacia kunlaboro (tre ampleksa). |

Tion atestas la panteono de kursgvidintoj aŭ prelegintoj tra la jaroj: Lapenna, Becker, Markarian, Sonnabend, Cseh, Szerdahelyi, Morariu, Blanke, Sekelj, Barcsay, Tonkin, Stop-Bowitz, Wood, Kovacs, Pettyn, Silfer, Bronstein, la nuna recenzanto kaj dekoj da pliaj kiujn ne eblas listigi plene. La aktiva plektiĝo de eminentuloj el UEA-rondoj en finnaj edukaj iniciatoj demonstras, ke la nunaj streboj de ILEl direkti la fokuson kaj prioritaton sur instruadon ne temas pri epokfara novaĵo; ĝi celas fakte restarigi tion, kio ekzistis antaŭ jardekoj. Nur tia historia perspektivo konsciigas nin pri tio.

La nuna verko distilis la koneblon en sekveblan logikan strukturon, kaj identigas por ni niajn “konatajn nekonataĵojn”. Ĝi plie elstarigis por ni kelkajn nekonitajn faktojn pri la

Lo Cu internacia ILEI. Ĝi ekzemple konfir- EI k | : mis nian supozon, ke la fondo-kunsido | = ON GIGO = de ILEI okazis en Bournemouth, | ur$oj = == Britio, kadre de la 34a UK. Ni eksciis = == la sekciojn en la periodo 1950-51: la | == == =

britan, francan, germanan, nederlandan 1 l == kaj svedan. Jam tuj Finnlando estis instruisto == plektita en aferojn, kaj dekomence speranto havis komitatanon — reprezentanton

IPR 12/3»737

— página 20 del PDF —

Joel Villki, sed ŝajne (jen iaj kontraŭdiroj) la sekcia aliĝo okazis nur en 1952 kun nomumo de la komitatano Hannes Koivu. La nederlandano P. Korte starigis jam en 1945 kontakton kun Vilkki, en 1948 Koivu havis kontakton kun belgaj instruistoj. Elstaraj eventoj estis i.a. oficiala eksperimento en Somero -— la urbo, ne la sezono — (1958-63), la eldono de Privilegia Vojo (1959, Setala), la internacia projekto Grajnoj en Vento (en la sesdekaj jaroj), kaj pli lastatempe aktivado en la projekto Euroscola.

La libro estas ilustrita, kun fondo-dokumentoj, stampoj, kovriloj de lerniloj kaj bildoj de renkontiĝoj, ne nur movadaj (ekzemple Claude Piron kun gitaro en kurso el 1987) sed ankaŭ oficialaj (ekzemple delegacio de EAF ĉe ŝtatprezidanto Kekkonen en 1973, kiu specife demandis pri la tiama 5-landa instrua eksperimento). Librofine aperas resumoj en la finna kaj sveda, listo de mallongigoj kaj de konsultitaj fontoj. Por serioza esplorado, dezirindus serĉebla, indeksita, elektronika versio. Resume, valora spegulo pri niaj pioniroj kaj ilia heroa laboro!

Stefan MACGILL

ILEI — kelkaj konataj nekonataĵoj

MW =

Ĉu la kvin sekcioj el 1950 estis fakte la fondo-sekcioj de la Ligo? Kia estis la Statuto ekde 1949 ĝis la komenco de niaj konoj el 1989 (Montpeliero). Ni devas supozi, ke ĝi havis alian strukturon, ĉar reprezentantoj rajtis fariĝi komitatanoj, krome ĝi antaŭvidis ne nur Komitaton kaj Estraron sed aldone Ĝeneralan Asembleon (kun veraj rajtoj).

3. En kiuj jaroj aldoniĝis novaj sekcioj? Kiom ILEI havis laŭjare?

4. Kiuj estis la estraranoj de ILEI inter 1952 kaj 1998? Ni scias la fondo-estraron, sed ne pli. Kiom ofte kaj kiel oni elektis ilin — rotacie aŭ bloke?

5. Kiam okazis la unua konferenco de ILEI — ĉu 19667 Ni scias, ke la

deka okazis en 1976, kaj ekde tiam ni scias la urbojn, nombron da

partoprenontoj, kaj temojn. Kie okazis niaj konferencoj ekde 1966

ĝis 19757 Ni malkovris kelkajn: 1968, St. Andreasberg, Germanio,

1969 Helsinki, Finnlando (kunsido en UK), 1970 Maribor,

Jugoslavio, 1971 Londono (kunsidoj en kaj apud UK), 1974 St.

Andreasberg, Germanio, 1975 Humlebek, DK, mankas 1972 kaj

1973. Ĉu okazis signifaj renkontiĝoj antaŭ 1966?

IPR 12/3»38

Novaĵoj de edukado.net

La 28-a KER-sesio en Slovakio

La 28an sesion gastigis la aranĝo Somera Esperanto-Studado en la slovakia Nitra. Gvidis ĝin Marta KOVACS kunlabore kun Petra SMIDELIUSZ.

Je tiu okazo entute 17 personoj trapasis la ekzamenon je nivelo B1 (5), B2 (4) kaj C1 (8). La kandidatoj venis el 12 landoj: 4 francoj, po du katalunoj kaj poloj kaj po unu italo, hispano, slovako, litovo, hungaro, ruso, ĉeĥo, brito kaj germano.

La 29-a KER-ekzameno en Hanojo

Dumkongrese okazis la 29a KER-sesio, kiun je granda ĝojo de la organizantoj kaj 9 kunlaborintaj kolegoj partoprenis multaj aziaj kandidatoj. Aperis ankaŭ la unuaj afrikaj ekzameniĝintoj. Sume temas pri 37 trapasintoj el 18 landoj je niveloj B1 9 personoj, 13 je nivelo B2 kaj 15 je nivelo C1. Tiun belan kvanton de kandidatoj ne eblintus atingi sen la malavara helpo de 8 asocioj kaj individuoj kiuj subtene reagis al la alvoko de www.edukado.net kaj finance ebligis komplete aŭ parte la ekzameniĝon de 23 kandidatoj, ĉefe el Vjetnamio, sed ankaŭ el Afriko, Indonezio, Malajzio, Ĉinio kaj- Singapuro. En la nomo de la kandidatoj ni kore dankas pro la helpo Synnove MYNTTINEN, Esperanto-France, Humphrey TONKIN, Renĉe TRIOLLE, asocion Espĉranto-Vendĉe, Andrea BERTRAND, Liliane ALAZRAKI, Rob MOERBEEK kaj Mireille GROSJEAN.

La 30-a KER-sesio okazinta en Sicilio | Fine de la Itala Kongreso, organizita en Mazara del Vallo, Sicilio, okazis la 30-a KER-sesio, kun la partopreno de 9 personoj el 7 landoj. Sur B2-nivelo ekzameniĝis du rusinoj kaj sur C1-nivelo po unu ruso, brazilano, danino, svedo, aŭstralianino, kostarikano kaj katalunino. Interesaĵo de la sesio estis, ke aldoniĝis la 60a lando, Kostariko, al la listo de landoj, de kie ni havis jam kandidatojn. Kadre de la KER-sesioj ĝis nun estis ekzamenataj entute 986 personoj. Ni antaŭvidas la 1000-an kandidaton por decembro en Moskvo.

Paroligaj kursoj dum UK en Hanojo |

Dumkongrese jam tradicie okazigas paroligajn kursojn la portalo www.edukado.net. En la 16 lecionoj de la retejo partoprenis tage Je ambaŭ niveloj po 70-80 personoj, lernemuloj kaj observantoj de la metodoj de Katalin KOVATS kaj Sylvain LELARGE. Dumkongrese okazis ankaŭ duhora

IPR 12/3739

— página 21 del PDF —

preparsesio por la ekzamenkandidatoj. Per sia reta kaj surloka agado la retejo edukado.net multe kontribuis al la altigo de la lingvonivelo de la kongresanoj. Raportis: Katalin KOVATS

Reago

„En redaktora enkonduko [vd. IPR 2012/1) vi ankaŭ atendas niajn opiniojn. Se temas pri ŝparado, Jen du simplaj solvoj sen tuŝi la kvaliton de la enhavo. La papero povus esti pli malmultekosta. Kaj, pri la amplekso de la artikoloj klaras, ke estas pli malfacile skribi pli mallonge, sed tion oni povas prave postuli de ĉiuj aŭtoroj. Certe ne estas hazardo, ke miaopinie la plej prudenta kaj utiligebla artikolo en la sama numero estas samtempe unu el la plej mallongaj [tiu de Germain PIRLOT]. Por pli efika laboro estus pli bone, se la mallongigojn farus la redaktoro kaj ne la Scienca Komitato aŭ alia organo.” Lajĉo IMRIĈ (Serbio)

ILEI labortable

ILEI ĉe la Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo

Konferenco de ALTE okazos en Munkeno (20-23 nov.) kun partopreno de nia estrarano, kiel reprezentanto de ILEI kaj UEA. Jen eblo sondi pri nia deziro akiri gradon de oficialeco por la movadaj iniciatoj pri instruista trejnado.

Rumanoj simpozios — ni partoprenos

Du estraranoj de la Ligo partoprenos en la nacia simpozio de la rumanaj esperantistoj, en Rascruci, apud Cluj de la 5a ĝis la 7a de oktobro. La temo de la simpozio estas ‘Esperanto kaj edukado”.

Estrarkunsido en Slovakio

La estraro formale kunsidos inter la 14a kaj la 16a de novembro, en Modra- Harmonia, Slovakio, tuj antaŭ KAEST (15-18 nov.), kies temo estas “Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj”. Vidu: hr:p://kaest.ikso.net. Ni

rekomendas la aranĝon al niaj membroj! Proponoj por la estrara tagordo bonvenaj!

IPR 12/33740

ILEI-konferenco 2013

La 46a Konferenco de ILEI okazos en Germanio, de vendredo la 12an de julio ĝis ĵaŭdo la 18an de julio en Herzberg-Sieber, pitoreska, montarvala parto de Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo. Ĝia temo estos: “Dumviva lernado: Instruado de Esperanto al ĉiuj generacioj”. Pli ĉe www.ilei.info.

Nova membro-kategorio

Ekde 2013, ILEI ofertos novan membrokategorion por la kvardeko da landoj kun la plej limigita pagipovo. Tion la komitato akceptis per reta voĉdono finiĝinta en la 3la de aŭgusto. Membreco por A- kaj B-landoj restas senŝanĝa; tuj kiam eble, la preciza kategoriigo de la landoj aperos en nia retejo. Praktike la ŝanĝo signifas, ke ĉiu membro pagos ion. La ligo uzos la Koleghelpan Kason por kompletigi la kotizojn de C-landanoj, por ke ili atingu la nivelon B. Jen la nova skemo:

Membro-kotizo A-landoj B-landoj C-landoj Kun reta IPR €10 €5 €1 Kun papera IPR €20 €10 €2 Informoj pri ILEI Laborkomisionoj

Ekzamena: Mireille Grosjean (prezidanto), Monika Molnar (vicprez.), Karine Arakelian (sekretario, arkivisto), Leysester Miro, Giridhar Rao, Jĉrĉmie Sabiyumva, Han Zuwu.

Elekta: Aurora Bute (gvid.), Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis.

Kontrola: Ulla Luin, Simon Smits, Rudi Koot.

Lerneja: Julian Hernandez (gvid.), Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Tieko Isikawa, Marija Jerkoviĉ, Luigia Madella, Jacqueline Poux, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi.

Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas (Estrare: Stefan MacGill).

Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny (Estrare: vakas).

Universitata: Duncan Charters (gvid.), Aida Ĉizikaite, Renato Corsetti, Ilona Koutny, Radojica Petroviĉ, Kristin Tytgat.

Kunlaborantaj institucioj

EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokarrvŝgen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog(hkolumbus.fi.

EGI (Edukado ĉe Interreto): Vitazna 840/67A, SK-958 04 Partizanske, Slovakio, info(Dikso.net. Tel: (4-421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/.

Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kovats, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto(Qedukado.net.

IPR 12/3»741

— página 22 del PDF —

ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (-49)55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsofia Korody, zsofia.korody(desperanto.de.

FIPLV (/nternacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Bharat Ghimire.

TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petroviĉ. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Petra Smideliusz.

UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto kaj A- komitatano de ILEI ĉe UEA: Stefan MacGill. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont.

UN (Unuiĝintaj Nacioj): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro.

UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: Francois Lo Jacomo, 72, quai de la Loire,

FR-75019 Paris, francois.lojacomo(Qwanadoo.fr, Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’Esperanto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud(Qaliceadsl.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (-/33) 4 73 84 90 60.

Membreco kaj pagado por aliaj servoj

Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 10 € en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de 1PR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 10 € por la A-landoj kaj 5 € por la B- landoj. Por C-landoj, v. paĝon 40. Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn: simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al Vilĉjo (Bill) HARRIS, EsperantoUSA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. «ilei.kasisto(dgmail.com».

La pagoj povas okazi pere de la nederlanda ILEI-konto, al la ILEI-konto ĉe UEA aŭ al la sveda konto:

X Pagoj al la nederlanda konto de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bv. aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo).

“ Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku viajn nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-| (Juna amiko), pike-b (projekto In/erkulturo).

Y Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Swedbank.

El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT-kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio.

“ Simpla abono de IPR sen membreco: 20 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton.

ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Hejmpaĝo de ILEI: htrp://www.ilei.info.

Redakciaj informoj

Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIEBA, Graaf de Fiennesln 54, BE- 2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Aniwerpen, Belgio, tel: (1 32-3)-234 34 00. Redaktejo: NEMETH Jozsef, F6 u. 41/5, HU-8531 IHASZ, Hungario, «jozefo.nemeth(dgmail.com», htip:/hwww.ilei.info/ipr/; tel: (36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, « moerbeekr(dgmail.com ».

La nunan numeron ni sendis al la presejo la 17-an de septembro 2012,

redaktofino por la sekva numero: la 15 novembro 2012.

IPR 12/3»42

~I

Grupeto de gelernantoj de Heidi GOES en la urbo Bandung (vd p.26) IPR 12/3743

— página 23 del PDF —

—L a

— i ZM «AS VANUMENOJ

IPR 2012/4

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031 Jarkolekto 42 – trimonata

Redakta komitato: Jozsef Nemeth (red.) Luiza Carol

Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek

Kunlaborantoj

de la aktuala numero: Aristophio A. Alves Filho Monique Amaud Jennifer Bishop

Luiza Carol

Magdalena Feifiĉova Heidi Goes

Mireille Grosjean

Zsofia Korody

Ilona Koutny

Marta Kovacs

Katalin Kovats

Stefan MacGill

Emile Malanda

Bardhyl Selimi

Gizela Sklorz

Grazyna Szubryczyfska Anna Toth-Deme

Penny Vos

Nei PP

Organo de lnternacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

— página 2 del PDF —

ENHAVO

Jozefo NEMETH: Enkonduko… sonon nnna unan nunon 3 Kompleto, pleto, pledo ……………………….2.s.sceesoononnnnnonnnaneonosnnatornnen aaa unuamana – Penny VOS, Jennifer BISHOP: Invito al la tuta vasta mondo ……………… eeo eee eeo. 5 Marta KOVACS: Esperanto estas materio (II)… session nnna 10 Penny VOS: Reta Edukada Konferenco — grava por ni!………….eses esenee neeesa 13 Novaj planoj: ILEI estrarkunsidis en KAEST… sensen nnenennnnnnnnnn nonoi I5

Grazyna SZUBRYCZYNSKA: El somera E-ujo: Metodika kaj interkultura spertiĝo l7 Gizela SKLORZ: Esperanto en universitata konferenco ……………. esee enoni

Monique ARNAUD: Tago de la Instruistoj ĉe UNESKO Emile MALANDA: Sud-Afriko: 125 jaroj de Esperanto Luiza CAROL: Pri „Esperanta Retradio” (ERR) Anett TOTH-DEME: Raporto pri ES-FESTO Ni funebras ………….svusosesososoossesesesnsenenenenen tnte tetenenenannntananananananananannnananaananannnnnnan coo El la landoj kaj sekcioj (BJ, BR, CZ, ID, PL) Novaĵoj de edukado.net (Katalin KOVATS)

Vokas la 46-a Konferenco de ILEI en 2013 (informoj, aliĝilo)

ESTRARO DE LA LIGO

Prezidanto: Stefan MACGILL, Pannonia u 30.1.6, HU-1136 Budapest, Hungario. silei.prezidanto(dgmail.com». Tel. fiksa (736 1) 349-5207. Kunordigo, partneroj, regularoj, kurso 125, Juna amiko.

Sekretario: Radojica PETROVIĈ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Ĉaĉak, Serbio. silei.sekretario(dgmail.com» por sekretariaj aferoj, Sradojica.petrovic.rs(Qgmail.com» alie. Tel. fiksa (1381) 32 371053. Sekretariaj taskoj, edukprojektoj kaj konferencoj.

Estrarano pri financoj: Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito,

CA 94530, Usono. Si/ei.kasisto(dgmail.com». Tel. fiksa (7 510) 653 0998. Financaj kaj kasistaj aferoj.

Vicprez.: Zsofia KORODY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. «zsofia.korody(desperanto.de». Tel./fakso fiksaj: (–49) 5521-5983. LKK de la 46a konferenco, E-centroj, instrukapabligado, ekzamenoj.

Vicsekr.: Magdalena FEIFIĈOVA (Fejfi), Bernolakova 25/5, SK-010 01 Zilina, Slovakio. silei.oficejo(Qgmail.com» . Membro-administrado, rilatoj kun aliaj fakaj asocioj.

Estrarano: GONG Xiaofeng (Arko), School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN 330031 Nanchang, Ĉinio. «Sarko.gong(dqq.com~. Azia agado, universitata agado.

Estrarano: Bharat GHIMIRE, G.P.O. Box 10518, Kathmandu, Nepalo.

«nespa. 1990(dgmail.com». Tel. (11) 620 9877. Eksteraj rilatoj, universitata agado.

Estrarano: Eniko ZENGO SEREGHY, D6zsa u.14. 2/8, HU-4400 Nyiregyhaza, Hungario. Senimyster(Qgmail.com~. Tel. portebla: (- 36) 203234365. Instrukapabligo, ekzamenoj, kalendaro, membro-varbado.

Estrarano: Penny VOS, Aŭstralio penivos(Qyahoo.com. Landa kaj lerneja agado, eksteraj rilatoj, instrumaterialoj, reta kontaktado.

IPR 12/452

Scienca Komitato

Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE’

Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko

Membroj:

Vera Barandovska-Frank, Germanio, Universitit Paderborn; AIS?

Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah

Renato Corsetti, Italio, Universita degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE

Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE’

Michel Duc Goninaz, Francio, Universite de Provence; AdE

Aloyzas Gudaviĉius, Litovio, Ŝiauliu universitetas

Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam

Boris Kolker, Usono; AdE!

Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE’

Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagiellonski w Krakowie

Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE’

Aleksandr Melnikov, Rusio, AkaneMHa CenbCKOXO3AĤHCTBEHHOTO MarmmuHocrpoenua

Radojica Petroviĉ, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu

Balazs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudomanyi Intezet

Sekretario: Aida ĈiZikaitĉ, Litovio

» AdE — Akademio de Esperanto ?AIS — Akademio Internacia de la Sciencoj, San-Marino

Dorskovrile supre: Memore pri la unua afrika konferenco de ILEI: la tiam plantita E-arbo en Portonovo dume kreskis, same kiel kreskas la tiam semita ILEI-agado en Afriko (p.22, 31.)

Dorskovrile malsupre: Renkontiĝo de E-fakmanaĝeroj en la universitato de Szeged (Hungario) (p.26.)

Karaj Legantoj,

Mi skribas la nunajn liniojn tri semajnojn post nia oficiala redaktofino. Ekstere frostas kaj neĝas. Mia ĵus operaciita hundino trankvile ronkas en la apuda fotelo. Nia Prezidanto estas en la same frosta Varsovio kaj en la reto nun videblas eĉ ne unusola estrarano aŭ redakciano. Do, la tuta respondeco restas sur miaj ŝultroj: mi devas mem solvi la lastajn solvendaĵojn pri la numero kaj fermi ĝin sola, se mi volas, ke ĝi atingu niajn legantojn antaŭ la jarfinaj festoj. En la nuna numero vi trovos malmulte da teoriumado, sed abundas informriĉaj artikoloj el ĉiuj mondopartoj: esperigaj novaĵoj el Aŭstralio (vd la artikolojn de Penny Vos), du raportoj el Afriko, tri el Pollando, sed reprezentiĝas ankaŭ la amerika kaj azia kontinentoj. Fine de la revuo vi trovos konferencan aliĝilon kaj la aktualajn informojn pri nia sekvajara Konferenco en Herzberg-Sieber (Germanio).

Ankaŭ malĝojigaj novaĵoj ne mankas, ni perdis niajn kvar eminantajn membrojn en tri kontinentoj: forpasis Li Shijun, nia nova HM en Ĉinio, Vasil Pistoli, nia albana sekciestro, Dori Vallon-Wheeler, DM de AAIE (Usono), kaj Johano Kirsch, fervora membro de nia hungara sekcio. La nova jaro alportu pli ĝojigajn informojn al ni! Agrablan legadon!

Jozefo NEMETH, redaktoro

IPR 12/4»73

— página 3 del PDF —

Kompleto, pleto, pledo

KOMPLETO de la estraro neniel povas fizike kunsidi, ja estraranoj venas senprecedence el kvar kontintentoj. Sed kvin el naŭ ja tion faris meznovembre en Modra, Slovakio, kun skajpado al aliaj — pri tio legu sur paĝo 15. Defio por ILEI en estontaj jaroj estos arigi sufiĉajn financajn rimedojn por ebligi al aktivuloj en ĉiu kontinento partopreni en niaj plankunsidoj kaj konferencoj.

PLETO venas el la oktobra simpozio en Rumanio, kie ja produktive kunsidis kaj laboris tri estraranoj. Pleto … kio!? Ni klarigu. En la oktobra numero de la revuo de UEA (Esperanto), ILEI tiris atenton al si, pere de la mirinda “kongresa sako de la jarmilo” [vd dekstre) — tiu el nia konferenco en Kunmingo. Feliĉe eĉ tiu digna revuo allasis leĝeran satiraĵon (esperindas, ke niaj pli movade sagacaj legantoj komprenis la satir-celon). Nun, ni daŭrigas tiun metaforon. Ni dronas en kongresaj libroj, ŝildoj, glumarkoj, plumoj, kol-rubandoj, manĝkuponoj….

Sed, laŭ niaj fundaj esploroj, neniu, NENIU, iam ajn ĝis oktobro 2012 elpensis la genian ideon de kongresa aŭ simpozia PLETO. Niaj rumanaj kolegoj ja tion faris, do ILEI omaĝas al tio, pere de lanĉo de plia premio en la sama serio: “Jubilea pleto de la jarcento kaj kvarono”. Ni defias niajn sekciojn, elpensu similan unikaĵon por iu via estonta renkontiĝo, por ke ILEI honorigu ankaŭ vin.

PLEDO rilatas al la estonto de ILEI. Denove nia Komitato estos petata aprobi buĝeton kun signifa deficito — tiu por 2013 ja malplias ol 2012 — tamen: kial ILEI eterne deficitu ĉar la movado persistas erare opinii, ke la instruistoj en ILEI devas financi la tutan instru-programon de E-o? Se ILEI povus akiri mil membrojn, ĝi havus la kapablon movi sin el la teritorio de sensignifeco, kaj fakte realigi serioze siajn planojn. Unuafoje ni nomumis estraranon por specife okupiĝi pri varbado. Ni pretigis varbilon por 2013,

IPR 12/4»4

kiu prezentas la novajn estraranojn, kune kun iliaj aspiroj. Mendintoj de la fizika IPR trovos ĝin kune. Retaj membroj trovos ĝin ĉe www.ilei.info. FAO, — aze sio konmreneo Uzu ĝin por varbi novajn membrojn

ekster la rondo de jamaj membroj, kaj por varbi abonantojn por Juna amiko — la lasta pluvivanta fizike presata revuo por lernantoj. Se vi havas eblon utile eluzi tion, petu plian stokon de la prezidanto.

ILEI reklamadas sin: “la ligo kun igo”. De kie venas tiu igo? Ne de ekstere. Ne de supre. De VI. VI ĈIUJ. Komprenu, VI ESTAS NIAJ IGISTOJ. IGU NUN KUNNI.

La Estraro de ILEI

Invito al la tuta vasta mondo

Prelego pri aŭstralia projekto ALL — Apprenticeship Language Learning verkis Penny VOS, prezentis en la simpozio de Kunmingo Jennifer BISHOP.

Estas por mi hodiaŭ privilegio paroli al vi pri tre grava Aŭstralia projekto de mia juna kolegino, Penny VOS, sperta instruistino laŭ metodo Montessori kaj klera esploristino pri la maniero utiligi siajn studojn kaj spertojn por evoluigi novajn instrulibron kaj kurson por bazaj lernejoj, kun infanoj 5-11-jaraj. Ĉi tio estas kvazaŭ sekvo de la projekto EKPAROLI (Esperanto Kiel Propedeŭtiko Al Rapidiĝo de Orient-Lingvo-Instruado), kiun mia edzo d-ro Alan BISHOP kaj mi kreis ĉe Universitato Monash en la jaroj 1994-97. Hodiaŭ mi parolas pri la nova kurso de Penny VOS “Apprenticeship Language Learning — “ALL” (en la angla lingvo: “Ĉiuj”). En Esperanto ni povas diri: provizado per lingvolernado kiel metio, por kuraĝigi instruistojn de bazaj lernejoj tra la tuta mondo konvinkiĝi pri la granda valoro de Esperanto-lernado por ĉiuj infanoj. Celatoj estas studentoj de universitatoj, de kolegioj pri instruisto-trejnado kaj instruistoj de bazaj lernejoj.

IPR 12/4»75

— página 4 del PDF —

En Aŭstralio, ni identigas ok ĉefajn lernokampojn. Ili estas: la Angla Lingvo, Matematiko, Scienco’, Sociaj Studoj, Arto, LOTE/LAOLA (Lingvo Alia Ol La Angla), Desegnado kaj Teknologio, Sano kaj Korpa Ekzercado. Ĉiu universitato en Aŭstralio ekipas instruistojn de baza lernejo por instrui almenaŭ sep el tiuj kampoj. Pro la multlingveco de Aŭstralio, ni tute ne povas nomi kiu aŭ kiuj lingvoj plej gravas al aŭstralia infano. Pli ol 200 lingvoj estas ĉiutage parolataj. Tamen ni ja scias, ke la kapablo fariĝi multlingva estas same normala por infanetoj, kiel fariĝi artista, atleta, matematik-kapabla, muzika kaj pli. Estas la devo de baza edukado konservi por infanoj la malfermitecon al elektoj en ĉiu lernokampo ĝis ili estos sufiĉe aĝaj por mem elekti specialan kampon.

Cent-hora kurso pri Esperanto donas kvar avantaĝojn: —Plifortigo de la kapablo koncentriĝi —Pli rapida lingvolernado. —Plialtigita kapablo kompreni la formalan anglan aŭ alian denaskan lingvon —Ekzercado de penskapablo sur pli alta nivelo

Tiel, dum la unuaj 100 horoj de instruado, per ĉi tiu nova kurso studentoj estos ekipataj per lingvaj komprenoj kaj metodiko por provizi sin per flua intrakultura metiolingvo. Kompreneble la nura lingvo sufiĉe simpla por lerni dum dusemajna intensiva kurso estas E-o. Unike ĝi estas kreita por rapida lernado kaj tutmonda interkomunikado.

1. La neŭroscienco nun diras al ni ke dulingvaj cerboj estas strukture pli bone ekipitaj por elimini malatentigaĵojn kaj koncentriĝi. Ne gravas la lingvo, sed ja gravas ke ili estu tute mastrataj en la infanaĝo.

2. Frua mastrado de E-o rapidigas la lernadon de postaj lingvoj per superrigardo de la ĝenerala maniero en kiu funkcias lingvoj kaj kiel lerni ilin, ĝi plie donas pli da memfido kaj motivado. Ĉu ĉi tiu avantaĝo ne montriĝas pli forta ol la avantaĝo pasigi cent aŭ pli da horoj lernante la cellingvon?

3. Lernado de alia lingvo helpas la komprenadon de la formala angla, sed E-o estas eĉ pli subtenanta, ĉar ĝi havas travideblan gramatikon. Ĉi tio signifas ke substantivoj, adjektivoj, adverboj, pronomoj kaj ses verboformoj estas ĉiuj facile rekoneblaj per la lastaj literoj. Kiel diris

!En la teksto ‘scienco’ rilatas natursciencon — NdlR

IPR 12/476

angleparolanta infano antaŭnelonge „Mi scias ĉu vorto estas adjektivo vidante ke ĝi finiĝas per ”a” en Esperanto”.

4. Eble ŝajnas surprize, ke solvo proponanta simplecon povus pretendi ankaŭ prizorgi penskapablojn sur alta nivelo, sed instruante E-on unue, tion ĝi ja faras. Penskapablo je alta nivelo bezonas ekzercadon por fariĝi kutima, kaj la manko de ideosinkrazaj bagatelaĵoj kiel en la angla ”I” antaŭ ?e” escepte post ”c” lasas pli da tempo por ekzerci komprenadon, aplikadon, analizon, taksadon kaj kreadon.

La maldekstra desegnaĵo venis rekte el Wikipedia kaj spegulas la ideon de fama psikologo, d-ro Benjamin BLOOM pri la maniero en kiu pli alta pensnivelo konstruiĝas sur la baza nivelo. Gi larĝiĝas ĝis ĝi ampleksas plurajn same esencajn kapablojn en la fina stadio. La dekstra desegnaĵo estas tordita por montri kiel plejparto de memorado bezonata en plej multaj lingvoj limigas la tempon haveblan por ekzerci sin sur pli altaj pensniveloj. Per la uzado de E-o kiel unua fremda lingvo instruata, ni povas doni al niaj infanoj okazon ekzercadi la plenan gamon de la penskapabloj.

Laŭ la taksonomio de Bloom pri kognaj celoj

Analizi ‘Taksi . Krei

Apliki

Kompreni

Memori

La piramidoj montras la malsamajn proporciojn de la tempo restanta por ekzerci kaj atingi altnivelajn edukcelojn kiam la lingvo lernata en limigita tempo estas (maldekstre) Esperanto — kun intence malpliigitaj scienderoj aŭ neplanita lingvo (dekstre).

IPR 12/4)7

— página 5 del PDF —

La kvar sociaj kaj emociaj avantaĝoj por studentoj, kiam oni kompletigas kaj aplikas ĉi tiun kurson, estas: memfido; sento de apartenado al la Tera Komunumo; rezistado al ”Affluenza” (t.e. riĉabundo: fiera membriĝo al aparta mezklaso, sed sen posedi havaĵojn ĝi estas deprima); kaj eblo identigi sin kun kreema problemsolva kaj socia justeco.

1. Memfido evoluas el sukceso… Jen du ekzemploj de la kreo-trajtoj kiujn aparte alirebligas E-o: a) Post lerno de dudek ok daŭrajn sonsimbolajn parojn, multaj el ili tre similaj al la anglaj, eblas literumi ion ajn bone en E-o. » b) Leĝo de regula emfazado de komence memfide ebligas laŭtlegadon. Emfazu la silabon antaŭ la fina. Kiel vi ja scias, entute E-o estas resumebla per dek ses reguloj de gramatiko, neniom da esceptoj, kaj sistemon de vortkonstruado kiu fideble kaj rapide provizas per granda vortostoko.

2. Kompreneble la funkcio de lingvo estas komunikado, kaj alireblo al aliaj kulturoj estas grava por evoluado de tuttera civitaneco, kultura identiĝo por ĉiuj studentoj. E-o estas tutmonda lingvo, kaj ĝi nutras intereson pri plej vasta miksaĵo de aliaj kulturoj kaj medioj.

3. Infanoj en Benino, okcidenta Afriko, emfazas pluan avantaĝon de E- uzado en frua infanaĝo. Niaj infanoj en Aŭstralio riskas esti infektitaj de riĉabunda sento ke ili estas mezklasaj sen havaĵoj kaj malsekuraj rilate monon, kvankam ili neniam suferis malsaton kaj ili loĝas en domoj, multe pli luksaj ol en antaŭaj generacioj. Unu metodo por kontraŭigi ĉi tiun depriman malsanan mispercepton estas doni al ili kontakton kun aliaj kulturoj, kiuj estas same feliĉigaj kiel nia, sed kun multe malpli da materia riĉeco. La tergloba komunumo de Esperantoparolantaj gelernantoj de bazlernejoj inkluzivas infanojn el multaj tiaj kulturoj, same kiel materie riĉajn infanojn.

4. Esperanto estas bona ekzemplo de kreiva problemsolvado, diligenteco kaj socia justeco, al kio niaj studentoj povas esti identigitaj por helpi sin evoluigi propran potencialon cele al atingo de grandiozaj aferoj.

Mi esperas, ke vi ekscitiĝas pro la eblo prezenti kurson tiom gravan por studentoj, — sciade, socie kaj emocie .

IPR 12/4»8

Infanoj profitos multe de ofta malfermiĝo kaj potenca rolmodelo de vivolonga lernado, kiun la lernintaj studentoj kaj instruistoj mem povas plej bone havigi.

Ili estos nekutime bonŝancaj ĉar al ili estas ofertata merganta medio, la plej bona ekzemplo de lingvolernado konata kun fidinda daŭro ĝis kompletiĝo.

La kompleto Talking to the Whole Wide World inkluzivas interkulturan esploradon, lingvoklarigojn, uzadon de kantoj, rakontoj, poemoj kaj ŝercoj, interretaj rimedoj, skajpo, retpoŝto, konkursoj, videobendoj, granda gamo da lernoludoj, kaj firmigaj ekzercoj.

La enira kurso nuntempe por angleparolantaj studentoj daŭras du semajnojn. Per ĝi oni travivas la kvardek lecionojn kaj lernoaktivaĵojn de “Talking to the Whole Wide World”. Poste, kiel instruisto, ili povos instrui kaj gvidi, por ke la lernantoj neniam estu devigitaj forlasi ilin kiel unulingvanoj. [Recenzo pri la verko aperos en la sekva numero de IPR.)

La kompleto de instrukapabloj por instrui fremdan lingvon kiun studentoj lernos, estas jam favore recenzita de aŭstraliaj altrespektataj spertuloj pri lingvoedukado. Ĝi estas grava kurso tiel ke rezultos mastrado de lingvo, tamen ĝi estas planita por engaĝi. Mi vetas ke studentoj kaj instruistoj ĝuos kaj la lernadon kaj la instruadon. Dankon pro via aŭskultado!

Se vi volas respondon al la demando “Ĉu eblas, ke la libro estu uzata en alia lingvo ol en la angla?” — mi povas respondi: “Jes, certe”. Gi Jam estas tradukita en plurajn lingvojn: la francan, Esperanton, la indonezian, brazilportugalan, serban, hispanan kaj persan.

Jen la komencaj frazoj de la prelego en ĉina lingvo: PISTONO

Penny VOS, Jennifer BISHOP, ILEI, Aŭstralio:

A RBIEEEMVAIIVESROTE HF txWtuERmIA. fiz 2 kieo Ei e KAE RE FRIZUT; AVI SH ZRMBRAR, REBONI AI SKOSIENAN GG. CEKIIS-I15 KUULED KIGRHESTAJZUVTAN RTE,

XIA B(U=EAREET (EKPAROLI) GEHSMEMEELZIJITTE TO FOR ZXIWKHTAU SHE: BEeEKRRE—TIJMEIA “Lidek”), Je LEER Lk 1994-1997 4 [A] TE BEJK ERI.

IPR 12/4»79

— página 6 del PDF —

„Esperanto estas materio ”

Spertoj de lerneja gastinstruistino en Sicilio — 2-a parto

Pri la cirkonstancoj de la instruado, pri la rezultoj de la dua kontrolo kaj pri la komparo de la dua kaj tria kontroloj oni povis legi en la unua parto de la

artikolo, en la antaŭa numero de IPR. Sube sekvos la analizo de kelkaj rezultoj de la tria kontrolo.

La trian kontrolon la lernantoj plenumis dividiĝinte en 65 grupoj. Dum la prilaboro de la rezultoj krom la „boneco” mi ekzamenis ankaŭ la plenumitecon. Pro la cirkonstancoj de la testado la manko de solvoj povis rezulti el malpli rapida laborritmo, el manko de gruplabora kaj diversaj aliaj strategioj, sed eble ankaŭ el sinteno: laboremo/mallaboremo, kiun influis la ĝenerala engaĝiĝo de la grupanoj. Ĉiujn 22 taskerojn faris 2 grupoj, tri kvaronojn de la taskeroj faris 15 grupoj (el 7 malsamaj klasoj), tri kvaronojn ne faris 11 grupoj (el 9 malsamaj klasoj). Averaĝe la pli junaj faris malpli da taskeroj (11 en la 4-aj klasoj, 13 en la mezgradaj), sed la distribuo montras ne laŭaĝan, sed laŭklasan diferencon. 3896 de la eblaj eroj (el 65×22=1430) restis nefaritaj. La plej alloga estis la taskero pri Mazi: ĉiu grupo laboris pri ĝi; pri ŝatoj nur kvar grupoj skribis nenion. Kaze de la duonliberaj sinesprimoj, pri ŝato sep kaj pri tagordo tri grupoj uzis alian lingvon: la gepatran aŭ la anglan. La malplej populara taskero estis la korektado de eraroj, 7796-e ili ne tuŝis tiujn taskerojn. La lastajn taskerojn kun vortkolektado faris nur la pli organizitaj grupoj, verŝajne pro manko de tempo.

La tri unuaj taskoj de la taskofolio ekzamenis (krom kompreno kaj gramatika ĝusteco) interkulturan kompetenton lige al la esprimo de la dato, uzo de antaŭnomo kaj familia nomo kaj pri Esperanto, kiel artefarita lingvo.

La nombro de la grupoj, kiuj skribis la daton

ĝuste | pli-malpli ĝuste | malĝuste | neniel | itale 31 17 8 7 2

La nombro de la grupoj, kiuj skribis la nomojn

ĝuste | inverse 47 10

IPR 12/4»10

En unu grupo ili skribis nenion, en kvin nur la antaŭnomon kaj en du la antaŭnomon de la gepatroj aŭ de ĉiuj familianoj — do estas klare, ke ili ne komprenis la taskon.

Per la taskeroj pri Esperanto mi volis ripetigi al ili la esencon de nia projekto: ni lernis relative junan, logikan, utilan ktp. lingvon, kaj se ili vidos en aŭgusto la verdan amason de kongresanoj, kuraĝu almenaŭ eldiri saluton!. La respondoj estas interesaj ĉefe el ĝusteca vidpunkto, tamen, la uzitaj epitetoj montras ankaŭ la opinion de la lernantoj pri la lingvo.

La nombro de la grupoj, laŭ kiuj Esperanto estas

bela | facila | malfacila | interesa | internacia | eŭropa | komuna 16 17 3 2 7 2 2

La skriba kaj parola komprena kompetento estis esence grava dum la tuta testado. Ĝeneralan bildon montras tio, ke la proporcio de miskomprenitaj taskeroj el ĉiuj faritaj estas 7,690.

Ciferigeblan rezulton povis doni la sekva tasko:

Respondu.

Jozefo rigardas foton. Petro demandas al li:

– Kiuestas sur la foto?

– Fraton mi ne havas, sed tiu ĉi persono estas la filo de mia patro. Kiu estas sur la foto?

Ĝuste respondis tri grupoj; 41 (6396) ne respondis; laŭ la aliaj videblas Petro (4 grupoj), la frato, fratino ktp. eĉ i/ satiro danzante [la dancanta satiruso, unu el la ĉefaj muzeaj allogaĵoj de Mazara del Vallo], kies bildon ili pensis malkovri sur la kongresa informilo… Verŝajne normala estas tiu rezulto, pro la manko de legaĵoj dum la kurso.

La vorttrezoron ekzamenis unu luda tasko (la grupanoj devis rekoni vortojn, kies literoj miksiĝis), unu tasko pri la ŝatokupoj kaj la lasta tasko de la testo, kiu tekstis jene:

Skribu vortojn, la unua litero estu b: bona, I: Jonga, p: patro, m: muziko,

IPR 12/4»711

— página 7 del PDF —

La rezulton v. en la tabelo; ĝi montras, kiuj vortoj estis la plej popularaj. Inter la ŝatokupoj ili menciis tri verbojn kun komenclitero I: /erni (2), legi (3) kaj /udi (6) — estas strange, ke el la testfina listo mankas /udi. Aparte interesa estas la uzo de la afiksoj -in- kaj mal-, kio signifas la unuajn paŝojn en la krea aliro al Esperanto.

babili 10| leciono 1 | palmo 1| majo 2| mateno 1 bakisto 1 | legi 10 papago 1 (| malalta 4| mekanikisto 1 banano 3) leono 3| paroli 2| malami 1| melono 1 bebo 2| lernanto 10| pasko 1| malbela 3|merkredo 1 bela 15| lernantino 7 | patrino 14| malbona 4| mil 2 besto 2| lerni 4| persono 3| maldika 4| ministro 2 blanka 12) letero 1 | peza 3| malfacila 1| monato 3 blonda 1) li 1 | piano 1 | malfeliĉa 1| monstro 3 blua 10) libro 6| piro 1 | malgranda 5| morgaŭ 1 bongusta 3 | lingvo 4| plafono 1(| malinteresa 2| muro 1 brava 1 | loĝi 4 | pluvo 1 | malinteligenta 2| muso 1

bruna 9 | loĝloko 1| poemeto 1)| maljuna 1

buso 1| Ludoviko 3| policisto 2)|malnova 1

buŝo 2 | lundo 7 | pomo 2| manĝi 2

luno 3| post 1| mapo 1

princino 3|mardo 4

printempo 1 | maro 2

promeni 2)| marto 2

Listigo de la vortoj kun diversaj komencliteroj (la ciferoj montras, kiom da grupoj skribis la vorton)

La prezento de la analizo pri gramatikaj eroj (kaj ĉefe eraroj) superas la kadron de tiu ĉi artikolo. Estis ekzamenitaj precipe la ortografio kaj la ĝusta uzo de finaĵoj. Mi citu nur tiun respondon, kiu fariĝis la titolo de mia raporto. Por respondi la demandon Kio estas Esperanto? anstataŭ la atendita vorto lingvo unu el la grupoj trovis alian solvon: post longeta diskuto ili sukcesis interkonsenti kaj esperantigi la italan vorton materia—»materio. Por tio ili bezonis iniciatemon, memfidon kaj konscion pri la substantiva finaĵo en Esperanto. Ĉu el tio povus rezulti solidaj bazoj por plua konstruado? KOVACS Marta (Hungario) bdg.kovacs.marta(dgmail.com

IPR 12/4»12

Reta Edukada Konferenco -— grava por ni!

Tiu reta konferenco estis lanĉita en 2007 kaj nun havas 11 000 membrojn; ja unuavice anglalingva (Global Educational Cenference — GEO”, ĝi bonvenigas partoprenon de multlingva komunumo. Tiu Tutmonda Eduka Konferenco (TEK) okazis inter la 12a kaj 17a de novembro 2012, tute enrete dum dudek kvar horoj ĉiutage. Ĝi estis surprize agrabla, ekscita kaj societema evento kun mirinda eblo renkontiĝi kun ne-jam-esperantistoj kiuj dividas iujn el niaj valoroj, motivoj kaj komprenoj.

La TEK-retejo klarigas, ke ĝi «estas kunlabora, monda komunuma iniciato engaĝanta studentojn, edukistojn kaj instancojn sur ĉiuj niveloj. Ĝi estas konceptita por promocii eduko-rilatajn ligojn ĉirkaŭ la globo, dum ĝi apogas kulturan konscion kaj rekonon de diverseco. La konferenco celas prezenti ideojn, ekzemplojn kaj projektojn pri konektado de edukistoj kaj klasĉambroj kun forta emfazo sur promociado de tutmonda konscio, kultivado de tutmonda kapablo kaj inspira agado por solvi problemojn de la reala mondo. Per ĉi tiu evento, la organizantoj esperas ke la partoprenantoj defios kaj sin mem kaj aliajn fariĝi pli aktivaj civitanoj de la mondo.”

La konferencaj prezentaĵoj okazas en virtualaj salonoj ekipitaj per kunlaborigiloj (Blackboard Collaborate) kun kapablo vidigi kaj aŭdigi lumbildajn prezentaĵojn (PowerPoint), dividi kaj kunuzi mapojn, afiŝojn kaj aliajn konvenajn ilojn kaj partopreni gvidatajn ret-ekskursojn („webtour” en la angla). Tim MORLEY kaj mi havis nian porcion de komencaj obstakloj, inkluzive de nepopulara horasigno, sed nia prezentaĵo Esperanto: La Unua Fremdlingvo por Tutglobaj Civitanoj ankoraŭ videblas je http://tinyurl.com/c3hutĵ.

Antaŭ, inter kaj post la prezentoj estis vigla kaj amikema komunumo en la ĉefa salono kaj en diversaj diskut-forumoj. Teamo de mirinde utilaj kaj paciencaj volontuloj laboris kuraĝe por helpi la partoprenantojn uzi

? Enirpaĝo de GEC: http://www. globaleducationconference.coml. Se vi volas ĝin legi en Esperanto, metu la supran adreson en la tradukskatolon sur la paĝo | translate.google.com, elektu traduki de „English” al Esperanto, klaku la tradukitan adreson kaj Guglo tradukos la tutan retejon. La procedo bezonos kelkajn minutojn.

IPR 12/4713

— página 8 del PDF —

nefamiliajn procedojn. Iom da helpo haveblis en lingvoj „alia ol la angla”

aŭ la hispana; mi kredas ke nia komunumo povus bonvene helpi pli tiurilate.

La fondinto, Lucy GRAY substrekas: ”Kaj pedagogio kaj teknologio ludas signifan rolon en ĉi tiu okazaĵo, sed ĝi estas nek informteknologia konferenco nek ĝenerala eduka konferenco. Individuaj iloj kaj lernobjektaj temoj devus esti pritraktataj en la kadro de projektoj bazitaj sur kapabloj taŭgaj por la 21-a jarcento kaj iniciatoj kiuj prezentos tutmondajn eblojn konekti, kunlabori kaj agi. Nia spektantaro estis ĉefe K-20”-edukistoj, studentoj, organizoj kaj aliaj interesataj pri Tutmonda Edukado. La ĉefa lingvo de la konferenco estos la angla, sed anoncistoj estas forte kuraĝigitaj prezenti en siaj gepatraj lingvoj. Tradukoj ne estas eblaj en ĉi tiu punkto, sed ni esperas esplori ĉi tion en la estonteco.”

La tuta TEK-retejo povas esti tradukita en E-on aŭ aliajn lingvojn, helpe de Guglo kun postpoluro [vd la antaŭan piednoton – NdlR). Tamen, mi ne sukcesis enregistri min en la Esperantan (kaj la francan) version de la paĝaro. Eble estis nur mia propra problemo ĉar alia partoprenantino diris, ke ŝia baratlingva versio funkcias bone.

Mi kredas ke estus bona ideo proponi ILEI-kunvenon en E-o, kiel parto de TEK 2013. Tio montrus, ke edukistoj ja parolas E-e por praktikaj celoj. Ĝi devus temi pri publika temo, kiu taŭgas por la partopreno de ajnlingvaj parolantoj, kvankam realisme estas malverŝajne, ke la kunveno estus ofte interrompata de la malmultaj scivolaj neesperantistaj spektantoj kiuj eble venus por vidi, ĉu E-o estas reala. La kunveno devus resti videbla monatojn antaŭ kaj jarojn post la evento, donante ateston, ke E-o apartenas al la tutmonda komunumo.

Se ni paŝos zorgeme, kaj aŭskultante kaj parolante, tiu ĉi komunumo povas helpi al Esperanto trovi pli ; grandan rolon en la ĉef-flua moderna mondo. konos

Penny VOS (Aŭstralio)

? K-20: lernantoj, kiuj estas minimume 4-5-jaraj kaj ne estas pli ol 20-jaraj. — NdlR

IPR 12/4»14

Novaj planoj: ILEI estrarkunsidis en KAEST

Kunvenis la nova estraro de ILEI por plani projektojn por la sekvaj jaroj. Kvin el la naŭ estraranoj kunsidis tra du plenaj tagoj, skajpe kun alikontinentuloj. Post formalaĵoj, la tuja temo estis la sekva Konferenco de ILEI, okazonta en Herzberg-Sieber en julio, 2013. Aranĝoj definitiviĝis, samkiel la konsisto de LKK kaj akcepto de buĝeto; aliĝilo kaj pliaj informoj aperas fine de la numero. Subtene al la konferenca temo “Dumviva lernado: Instruado de Esperanto al ĉiuj generacioj okazos 90-minuta ateliero Planoj ekzistas por faciligi la konferencan partoprenon al ŝlosilaj agantoj el aliaj kontinentoj.

De maldekstre: Enik6 ZENGO SEREGHY, Magdalena FEIFICOVA, Zsofia KORODY, Stefan MACGILL kaj Radojica PETROVIĈ

Por la konferenco en 2014 venis pet-dokumento, la ĉeestantaj estraranoj principe akceptis la proponon, kondiĉe de la plenumo de formalaĵoj. Ni proksimas al anonco pri la elektita urbo kaj lando. Imagoj pri 2015 kaj 2016 venis en diskuton. Sekvis vasta diskuto (cerbo-ŝtormado) pri agadplanoj, task-dividoj kaj prioritataj laborkampoj por la novestrara mandato. Estraranoj pretigos tri-jaran laborplanon por la periodo ekde la konferenco

IPR 12/4,715

— página 9 del PDF —

en 2013 ĝis tiu en 2016. Malneton ricevos la komitato frue en 2013, cele al akcepto en Herzberg-Sieber. La diskuto formis valoran bazon por la pritrakto de la buĝeto 2013. Prioritataj projektoj estas jenaj:

e Konkretigo de skemo kaj postularo por modula programo de instruista trejnado prezentebla al ALTE (Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo).

e Fortigo de eksteraj rilatoj kaj liga videbleco, ĉe FIPLV, ALTE kaj

Unesko, prepare al la 60-jara jubileo de ĝia rezolucio en Montevideo.

Plia laboro por permesi publikan lanĉon de la multlingva retejo.

Daŭrigo de la regiona agado en Azio, Latinameriko kaj Afriko.

Planoj altiri financan subtenon de ekstermovadaj fontoj por projektoj.

Kuraĝigo al homoj kaj organizoj pretigi dulingvajn fakajn tekstojn, por

disponigi pli varian kursmaterialon al instruistoj kaj komputistoj

e Pli aktive apogi instruistojn per materialoj (filmoj, interaktivaj retejoj k.s.), per propraj inciatoj kaj kunlaborado kun edukado.net, lernu.net, mondeto.com kaj aliaj.

e Avangardi en rilatoj inter ILEI kaj UEA, specife rilate al la Strategia Vizio kaj la Laborplano, kiu fontos el ĝi.

e Eldoni serion de dulingvaj varbiloj pri la eduka valoro de Esperanto.

En la dua tago skizo pri la buĝeto de ILEI por 2013 venis sub la lupeon; post kvarhora laborado rezultis plia retraktado, kiu pluiris al la nova kaj antaŭa kasistoj kaj al ekstereŭropaj estraranoj. Nia kasisto en posta tago skajpe benis ĝin. Ĝi iros decembre al la komitato por reta voĉdono. La sumo de la en- kaj el-spezoj altiĝis je ĉ. 2099 kompare kun 2012, sed la planata deficito iom signife falis. Tio eblis dank” al milda bonigo de la membronombro, altigita disponigo de UEA por edukaj laboroj ĉe ILEI (de € 4200 ĝis € 6200) kaj pli intensa uzado de rimedoj el la kasoj de ILEI.

La estraro akceptis duon-frazan aldonon por la statuta punkto 7.2.3 pri devoj de sekcioj, kiu same iros al la komitato por reta voĉdono. Plia decido estis principa akcepto de reformo de la niveloj en la ekzamenoj de UEA/ILEI por adapti ilin por pluvivo paralele al la KER-ekzamenoj. Niĉo, kiun momente ne traktas la Esperanta KER, estas enirnivela ekzameno por uzo ĉefe en landoj sen enlandaj ekzamenoj. Tiu aldono permesas reprilaboron de la du nunaj niveloj, por ke ili estonte formu mezan kaj superan nivelojn. La ekvivalentaj KER-normoj estos A1/A2, B1/B2 kaj CI. Nomoj por la novaj niveloj restas diskutataj. Nia komitato ricevos fonan

IPR 12/45716

dokumenton pri la propono, kiu ĉefe detalas la testotan enhavon de la nova unua nivelo. La Komitato estos petita aprobi la novan triŝtupan skemon principe — tiel ke laboro pluiru por redifini la pli altajn nivelojn. Testado de kulturaj konoj restos ĉiunivele. La demando urĝas, ĉar unua-nivela sesio estas planata por Senegalo komence de januaro 2013.

La kunsida protokolo liveros resumon pri pliaj diskutoj kaj decidoj. Tra la tagoj de KAEST la estraranoj plulaboris pare aŭ triope pri specifaj temoj.

La 15an de novembro ekis KAEST (Konferenco pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Teknologio), en kies malfermo ILEI inter aliaj salutis. J en du frazoj el tiu saluto: „La temo de KAEST “Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj” estas proksima al la koro de ILEI — tial ni grupe partoprenas kaj kontribuas. La temo enfokusigas la rilaton inter du organizoj: E(Q1 scias liveri modernan lern-teknologion; egale gravas, ke ILEI liveru modernan pedagogian enhavon kaj aliron, kiu pli plene ekspluatu la novajn eblojn de la komputika epoko.”

ILEI okazigis komunan kunsidon de estraranoj de si kaj ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperantista) por trovi temojn de komuna intereso. Tio okazis kun skajpa partopreno de la prezidanto de ISAE, Josĉ-Antonio VERGARA el Ĉilio kaj skajpskribe kun nia estraranino Arko en Cinio. Aparta protokolo detalas tiun kunsidon. Simila kunsido okazis kun la komputista organizo E(Q1. Kvin tagoj da intensa laborado, kun unuflanke vasta perspektiva debato, aliflanke konkretaj decidoj kaj atingoj.

La kunvenintaj estraranoj de ILEI

El somera E-ujo: Metodika kaj interkultura spertiĝo

Post streĉa kaj malfacila lernojaro mi intencis plene ripozi. Mi ricevis aldonan libertempon, do mi decidis partopreni SES en Slovakio kaj la Italan Kongreson de E-o en Mazaradelvalo. Mi rezignis la konferencon de ILEI, tamen mi ne nur bone ripozis, sed ankaŭ pliriĉigis miajn pedagogiajn spertojn, kaj tion mi volonte dividos kun vi.

Julie, dum la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra, mi deziris nur iom rigardi la trejnseminarion Flugiloj de Malfacila Vento, sed subite mi finis ĝin, eĉ kiel unua gvidis la provlecionon. La stilo de la seminario gvidata de

IPR 12/4717

— página 10 del PDF —

Xos€ CONDE kaj la proponita maniero de instruado estis por mi vere allogaj. [Sur la foto li videblas kun la aŭtorino de tiu ĉi artikolo — NdIR]. Bedaŭrinde mankis tempo, sed ni — la partoprenantoj — havis ŝancon ekscii multon pri metodiko de instruado (profesie kaj interese, kun multaj praktikaj ekzemploj, klarigoj kiamaniere eviti erarojn), observi lecionojn de diversaj spertaj instruistoj kun variaj metodoj de instruado, krome prepari kaj gvidi lecionon kun realaj lernantoj — komencantoj. La gramatika parto de Flugiloj, gvidata de alia fakulo, estis prezentita sur alta nivelo de prilingva kompetento, tamen pedagogia pritrakto de gramatikaj specifaĵoj de E-o meritas plian atenton. Mi pli precize komprenis, kion mi delonge sentis: E-ujo bezonas bonajn kaj metodike kompetentajn instruistojn, kiuj uzas allogajn, viglajn, taŭgajn por konkreta situacio manierojn de instruado kaj kiuj ne forgesas, ke E-o estas pli ol lingvo. Kiam ni jam havos sufiĉan kvanton, tiam ni povos pensi pri enkonduko de E-o kiel dua lingvo en lernejojn. En Pollando vere grandajn edukajn problemojn havas instruistoj de la angla lingvo kaj katekizado — certe ili posedas la scion, sed gravas scipovi „bone vendi” ĝin.

Ĝenerale mi estis ravita pri la tuta SES. Partoprenis ĝin pli ol 220 diversaĝaj personoj; neniu devigis iun uzi nur E-on, eĉ dum la unuaj 5 tagoj ĉiuj gravaj informoj estis tradukataj al la angla, sed iom post iom ĉiuj iris al „nia” lingvo! Tuj post la alveno estis „forte rekomendite” al ĉiu fari teston por baldaŭ ricevi proponon de kurso por konvena lingvonivelo. Dum mia 22-jara E-umado verŝajne SES estis la unusola aranĝo, dum kiu komencantoj ne perdiĝadis, eternaj komencantoj progresis kaj decidis lerni. En SES mi ne ŝatis unu momenton: la pantomimon de E-a himno dum la fermo de la eduka aranĝo. Eble por parto de la publiko estis amuze, eble por kelkaj ĝi faciligis parkerigi la vortojn (kio ja ne bonfamas), sed plej granda parto de ĉeestantoj (i.a. mi) ne sciis ĉu ekstari, aŭ ridegi? Dum posta diskuto mi demandis: ĉu vi farus samon kun via nacia himno? Pro tio estus grave ankaŭ pli bone pripensi, kiamaniere reklami E-on. En tiu momento

IPR 12/4,18

mi pensas pri postSESaj fotoj i.a. en la Vizaĝlibro de la samaj knabinoj vestintaj sin verŝajne nur per ŝtofo kun vorto ESPERANTO.

Konfirmo de miaj opinioj estis la seminario Sed homoj kun homoj, kiun mi partoprenis danke al la projekto Grundtvig en la Itala Kongreso en Mazaradelvalo. Neniam ni partoprenis prelegon de Kristin TYTGAT, ĉar ŝi ne prelegis, nur provokis nin mem diskuti kaj interŝanĝi spertojn de diversaj naciecoj. Ni provis precizigi la signifon de vortoj: eksterlandano, fremdulo, kune eltrovi rimedojn de komunikiĝo. Konkludo: Ni, e-istoj havas la saman lingvon, sed devenas de diversaj kulturoj, kiujn dum la seminario ni lernis estimi. En aparta tempo ni ekzercis interkulturan komunikadon gvide de Elizabeth SCHWARZER, partoprenis prelegojn, teatraĵojn ĝis 1.00 nokte — ne por ricevi la subvencion, sed kun profunda intereso. Krom la „nia”, okazis ankaŭ seminarioj: Muziko — internacia lingvo gvidata de Kajto kaj Metodika trejnkurso por lingvoinstruado de Katalin KOVATS, sed mi bedaŭrinde ne sukcesis sperti ilin. Interese estas, ke en la urbo kun influo de diversaj kulturoj la urbestro havas grandan intereson pri Esperanto, eĉ jam okazis kursoj de la lingvo por junuloj kaj spertuloj. Bedaŭrinde el „la lokuloj” aperis nur kelkaj kaj tiuj ne scipovis respondi eĉ facilan demandon dum la enmanigo de diplomoj. Ni esperu, ke post la Itala Kongreso ili progresos danke al sekvaj kursoj.

Resume, post SES mi volis sunbruniĝi ĝuante la etoson de la Itala Kongreso en Sicilio, sed mi ricevis subvencion de Grundtvig kaj partoprenis la seminarion de Sed homoj kun homoj; krome prelegis i.a. Davide ASTORI, Aleksander MELNIKOV, do mi restis sufiĉe pala kaj ege kontenta. La ferioj pasis, mi denove laboras, sed jam komencas pensi pri la somero 2013: mi volonte partoprenus la konferencon de ILEI en Herzberg, kaj denove SES. Espereble ili ne okazos ambaŭ en la sama semajno antaŭ UK.

Grazyna SZUBRYCZYNSKA (Pollando)

Esperanto en universitata konferenco

La 125-a datreveno de la kreado de Esperanto estas tre grava por esperantistoj. Ni solene festas dum la tuta 2012a jaro la eldonon de la unua lernolibro de Esperanto, skribita kaj eldonita de Ludoviko Lazaro Zamenhof, iniciatinto de la lingvo en 1887-a j. Tiuokaze, la Pola Sekcio de

IPR 12/4719

— página 11 del PDF —

ILEI preparis ekspozicion sub la titolo „E-o kaj ĝia kreinto en la 125-a datreveno de la kreado de la internacia lingvo”. La ekspozicio estis jam prezentita dum la 27-aj E-aj Tagoj de Krakovo, kiuj okazis inter la 1-a kaj la 3-a de junio en la krakova kulturdomo Podgorze kaj ankoraŭ kelkajn tagojn post la aranĝo. La 26-an de oktobro 2012, la ekspozicio akompanis sciencan konferencon pri instruado de fremdaj lingvoj en la Pontifika Universitato Johano Paŭlo la Dua en Krakovo.

La konferenco, kies temo estis „Individuigo de edukprocedoj de fremdaj lingvoj — sciencaj esploroj kaj praktiko”, estis organizita de la Interfaka Departemento de Fremdaj Lingvoj de la Universitato. En la aranĝo partoprenis ĉirkaŭ 50 lingvoinstruistoj, lingvistoj kaj sciencistoj el diversaj krakovaj kaj aliaj polaj altlernejoj. Estis eĉ unu prelegantino el Ukrainio. Oni havis okazon aŭskulti preskaŭ 30 prelegojn pri diversaj aspektoj de la instruado de fremdaj lingvoj.

IPR 12/4»20

La enkondukon al la ekspozicio gvidis Magdalena TATARA dum sia interesa prelego [vd la foton maldekstre — NdIR]. La estraranino de ILEI- Pollando kaj lektorino pri la franca lingvo en la Pontifika Universitato Johano Paŭlo la Dua, priparolis la enhavon de la ekspozicio kaj prezentis la vivon kaj agadon de nia majstro Ludoviko Zamenhof. La ekspozicio estis preparita pollingve por ebligi ekkonon de E-o al la neesperantista publiko. La ekspozicio prezentis silueton kaj la vivon de la kreinto de E-o, la historion de la kreado de la internacia lingvo, priskribis la gramatikon kaj vortfaradon kaj prezentis la plej konatajn e-istojn. Krom ekspoziciaj afiŝoj oni povis ankaŭ rigardi ekzemplojn de lernolibroj, revuoj, literaturo kaj KD-diskoj en la internacia lingvo. Ni volis prezenti al ĉiuj la lingvon kaj la E-movadon kaj montri, ke E-o vivas, disvolviĝas kaj efike helpas komuniki, konatiĝi kaj amikiĝi.

Gizela SKLORZ — estrarano de la Pola Sekcio de ILEI

Tago de la Instruistoj ĉe UNESKO

la 5-an de oktobro 2012

Mi ne povis ĉeesti matene ĉar mi vojaĝis al Parizo. La posttagmeza temo estis „Plibonigi la statuson de instruistoj”. La rajtoj kaj respondecoj de instruistoj, salajroj kaj la trafo (konsekvencoj) de tiuj faktoroj en la bildiĝo de la instruistoj en la socio. Kiuj estas la plej bonaj manieroj por altiri la plej bonajn studentojn kaj reteni la plej bonajn instruistojn en la profesio?

John BANGS el la Universitato de Cambrige (GB) insistis pri la kohera sistemo kaj bona integriĝo de la instruistoj, pri konsidero de la lastaj malkovroj de la esplorado rilate al instruado kaj pri la graveco de la signifo de la lernejo por infanoj. (lri al la lernejo plej ofte signifas esti kun geamikoj.) Alta efikeco de la instruistoj estas esenca, BANGS emfazis la neceson de mem-efikeco de instruistoj. Li citis COVEY: „Motivado estas ena fajro. Se iu alia provas lumigi ĝin sub vi, ne estas ŝanco ke ĝi brulos tre longe”. Same gravas bona partnerado kun la sindikatoj. Li insistis pri la rolo de la lernejestro, kiu devas plej efike kunlabori kun la instruistoj. Tiinde KOVACS-CEROVIĈ el la Universitato de Belgrado parolis pri la profesio kiu modelas la homaron, instruistoj aktive partoprenas en la

IPR 12/4»21

— página 12 del PDF —

miraklo de la homa vivo, pligrandiĝo de la homo kaj ties evoluado. Sed ili devas esti atentemaj pri la evoluado de la futuro, kvankam ili ne havas informojn rilate tiun estontecon! Malfacile estas instrui kiam estas tiom da kontraŭdiroj, kompleksoj, burokratika sistemo. Infanoj ne kapablos pripensi per si mem se la instruistoj devas nur obei kaj agi kiel oni devigas ilin. Inter la solvoj gravas pliboniĝo de la rilatoj inter lernantoj, instruistoj, lernejestroj, inspektoroj, gepatroj kaj politikaj respondeculoj sur ĉiuj niveloj, de la komunumo ĝis la registaro.

Sofialeticia MORALES GARZA, teama ĉefo en Sano-Promocio kaj Sociaj determinantoj, PAHO (Meksiko) — mi maltrafis tiun prezentadon.

Aniceto SOBREPENA, Prezidanto de la Metrobank Foundation en la Filipinoj, estas la forta impulsanto de la Monato de la instruistoj, apud la Ministerio de Edukado. Lia Fondaĵo estas la fonto de multaj aliaj novigoj por plibonigi la aliron al edukado kaj la kvaliton de instruado. Gravis la prelego de Ron THORPE, li insistis pri la profesiigo de la instruistoj. Dum la paŭzo mi alparolis junulinon, malkovris ke ŝi lernas E-on pere de la reto kaj ŝi levis la problemon de kontaktoj: kun kiu paroli kiam oni scias nenion pri la asocio? Povus esti interese, ke la korektantoj informu pri Esperantaj kunvenoj en la urbo, kie loĝas la lernanto, ke li/ŝi indiku pri filmoj, rakontoj, radioelsendoj…

Raportis: Monique ARNAUD (Francio)

Sud-Afriko: 125 jaroj de Esperanto

La E-movado en Kaburbo (Cape Town, Sud-Afriko) fokusiĝis ĉi-jare al la agado rilate al la 125-jariĝo de Esperanto, kiu konsistis el: E-Instruado, E-filmo, laboro de sekcioj: junulara kaj de ILEI, interkultura lingvoagado kaj turisma agado.

La E-instruado estas la ĉefa celo de Kaburba E-Klubo. Tiel la E- komunumo pli kaj pli radikiĝas en la urbo. Pluiris en bona ordo la kursoj kun progresantoj. Kvar sudafrikaninoj varbis novajn tri junulinojn kaj du junulojn. La instruado okazis laŭ la tradicia metodo kun libroj por francparolantoj (ekzemple la Racia Kurso de Esperanto ! Cours Rationnel

IPR 12/4»22

d’Esperanto donacitaj de SAT-Amikaro), anglaparolantoj (libroj senditaj de la dana samideanino Betty CHATTERJEE) kaj parolantoj de la afrikansa (Esperanto: Die Internasionale taal, eldonita de la E-Asocio de Suda Afriko, donacitaj de s-ro Oskaro SHER). La senpagan kurson gvidis ĝis septembro s-ro Emile MALANDA.

Surfote: Emile MALANDA kun la japanaj geedzoj en Kaburbo

Junulara E-Sekcio bone funkcias en Kaburbo, kunlabore kun la respondeculo de TEJO en Afriko, J€remie SABIYUMVA el Burundo, kaj

sudafrikaj knabinoj. Shem trejniĝas kaj perfektigas sian E-scion helpe de Emile, kiu preparas lin transpreni estonte la taskon instrui E-on. Apogo per financaj kaj materiaj rimedoj estas granda bezono por pli sukcese propagandi la Internacian Lingvon inter la gejunuloj. Notindas, ke la E-klubo neniam estis subvenciita.

IPR 12/4»23

— página 13 del PDF —

Survoje al ILEI-sekcio: Post la unuaj iniciatoj de Emile MALANDA, Radojica PETROVIĈ kaj Renato CORSETTI, kiujn sekvis ankaŭ la ĝenerala sekretario de EASA, profesoro d-ro Harro VON BLOTTNIIZ, daŭrigis interŝanĝon inter Emile kaj Mirejo GROSJEAN por fondi la Sudafrikan Sekcion de ILEI. Ĝia prezidanto estas aktiva esperantisto de Durbano, s-ro Elisĉe BYELONGO. Sekretarias Emile MALANDA. Laŭplane okazos en decembro 2012 la unua laborkunsido de ĝiaj membroj en Durbano. Tuj poste ekos oficialaj kontaktoj kun ILEI por akcepto de la sekcio.

Agadoj interkulturaj, Filmaj kaj turismaj: La Interkultura Centro pri Vivantaj Lingvoj (Intercultural Center of Living Languages / Centre Interculturel des Langues Vivantes, kun retpaĝaro www.icll.co.za) estas senprofita organizo, en kiu ĉefe tri lingvoj estas instruataj: E-o, la franca kaj la angla. Libroj en kaj pri E-o, en la franca kaj angla estas bonvenaj por la starigo de trilingva biblioteko. La Fondaĵo Randall D. Christians, Kaburbo, jam disponigis centon da novaj anglaj libroj. Kontaktadreso: iclinpo(Qgmail.com.

Nia klubo en Kaburbo partoprenis per du E-filmetoj en la konkurso kiun lanĉis la Germana E-Asocio okaze de la 125-jariĝo de Esperanto. La unua, titolita Turisto en Kabo, montras eksterlandan turiston kiu unuafoje venas al Sud-Afriko kaj konas nur la francan lingvon kaj E-on. Ĉe la flughaveno li ne sukcesas komunikiĝi per la franca por akiri helpon, sed ekvidas iom fore homon kun E-ĉemizo, alkuras lin kaj ricevas la bezonatan helpon. La dua filmeto, La Lingvo de la Homaro, rilatas al ”babelismo”, t.e neeblo de popoloj interkomunikiĝi se ĉiu uzas sian nacian lingon por saluti en la grupo. Post lernado de E-o ili ĉiuj parolas kaj salutas per tiu ĉi komuna lingvo. La jaro 2012 estis markita de riĉaj agadoj pri turismo. Kaburbon kaj ĝiajn vidindaĵojn vizitis esperantistoj polaj, britaj kaj japanaj.

Emile MALANDA

Pri „Esperanta Retradio” (ERR)

Ni ĉiuj rememoras la grandan bedaŭron, kun kiu antaŭ kelkaj jaroj ni ricevis la novaĵon, ke oni ĉesigas la E-ajn elsendojn de Pola Radio. Nun ni povas fieri pri kelkaj relative novaj E-aj radiostacioj en la mondo. Do, nun

IPR 12/4»24

ni havas la okazon esprimi nian kontenton minimume tiom vigle, kiel ni esprimis nian malkontenton kelkajn jarojn antaŭe. Mi proponas do, ke ni esprimu nian kontenton aŭskultante kiom eble plej multajn radioprogramerojn, partoprenante en la diskutforumoj pri tiuj kaj kontribuante per niaj propraj materialoj al la riĉeco kaj diverseco de tiuj programeroj.

Ĉar E-on oni akiras plej ofte per memlernado, radioaŭskultado estas gravega ŝtupo por plibonigi nian komprenkapablon. Ci tie mi parolos pri la radio-elsendejo „Esperanta Retradio” (ERR), kiu estas aparte taŭga por didaktikaj celoj, ĉar la ĉiutagaj sonaĵoj estas mallongaj, klare laŭtlegataj en klara E-o kaj akompanataj de la koncernaj skribitaj tekstoj.

Ofte fotoj, desegnaĵoj aŭ filmetoj aldoniĝas al la prezentado de tre interesaj kaj aktualaj temoj. Aŭskultantoj havas la eblon fari demandojn aŭ komentojn en la diskutejo de ĉiu paĝo.

Jen la adreso de EER: http://members.aon.at/aldone/retradio/

Atentu: kiam vi volos aŭskulti sonaĵon, vi ricevos surekranan ŝildon informantan ke: „Tiu ĉi enhavo ne videblas en kadro”. Bonvolu alklaki sur la sama ŝildo la subajn vortojn: „Malfermu novan fenestron”.

En la arkivo de la paĝaro vi povas elekti diverstipajn materialojn. Mi aparte rekomendas al instruistoj la materialon de Andrzej BACH „Ni loĝas en la Triurbo”, je la 19a de majo 2012. Temas pri programero prezentita de pola grupo — tre imitinda iniciato! Se ĉiu instruisto preparus ĉiumonate tian malgrandan materialon laŭtlegatan de kelkaj kursanoj, la diverseco kaj la riĉeco de Esperanta Retradio kreskus rapidege! Ankaŭ la lecionoj de la koncernaj instruistoj iĝus pri logaj kaj efikaj.

Gratulon kaj dankon al Anton OBERNDORFER, la estro de ERR, kiu de pli ol unu jaro kaj duono sukcesas elsendi ĉiutage freŝan interesan kaj agrablan sonaĵon. En la komenco, li laboris preskaŭ tute sola. Poste aldoniĝis, unu post la alia, volontuloj, kiuj formis malgrandan teamon: Andrzej BACH, Paŭlo Sergio VIANA kaj Gian-Piero SAVIO.

Ekde majo ĉi-jare, ankaŭ mi komencis partopreni en tiu ĉi agrabla laboro. Ju pli multaj personoj kontribuos al ERR, des pli interesa kaj bunta ĝi fariĝos. Do… ni atendas viajn komentojn, sugestojn kaj kunlaboraĵojn.

Luiza CAROL (Israelo)

IPR 12/4»25

— página 14 del PDF —

Raporto pri ES-FESTO

Inter la 26-a kaj la 28-a de oktobro 2012 mi partoprenis en la unua universitata E-a festo de la E-fakmanaĝeroj en la universitato de Szeged (HU)’. Mi tre antaŭĝojis pri tiu aranĝo, ĉar ankaŭ mi finis mian studadon ĉi tie kaj mi jam organizis similan programon, do mi estis scivola pri la novuloj kaj pri la nova programo. Post la ŝtatekzameno mi ne povis paroli E-e, tial ĝi estis tre bona eblo por ekzerci min. Mi aparte ĝojis, ke ĉi tie estas ĉirkaŭ 30 vizitantoj, ankaŭ el eksterlando (ekz. el Ĉeĥio, Pollando, Germanio kaj Kazaĥio) kaj finfine mi povis uzi la lingvon en internacia komunikado.

“ ILEI aktive partoprenis la eventon, krome ni donacis revuojn kaj librojn al la universitata grupo kaj la urba biblioteko. — NdIR

IPR 12/4»26

La programo komenciĝis vendrede vespere per la prezento de la fako kaj la interkona ludo, per tio ni ekkonis unu la alian. Sabate ni vizitis la 50-jaran E-kolektaĵon de la Biblioteko Somogyi kaj ni povis partopreni en muzea gvidado de la ekspozicio Munkacsy en la Muzeo Ferenc Mora. Post la vizitado de ĉi tiuj, sekvis urba ludo kaj tagmanĝpaŭzo. Posttagmeze ni aŭdis interesan prelegon de Ruslan MAVLJUDOV pri Kazaĥio, de Veronika POOR pri la funkciado de la Muzaiko kaj de Dorota RODZIANKO pri la projekto de E(Ql. Ĉiuj prelegoj estis interagaj kaj enhavis multajn novajn informojn. Kompreneble la prelegoj estis tradukitaj al la hungara por la novaj esperantistoj. Fine okazis kvizo, konversacio kaj poste, dum gitarludo, estis bonetosa vingustumado. La lastan tagon la gastoj ekkonis la belegajn famaĵojn de „la urbo de la sunlumo” kaj la programo finiĝis tagmeze en la dolĉaĵejo Acapella.

Mi fartis tre bone, ĉar la organizado estis atentema, la programoj estis buntaj kaj interesaj kaj dum la tuta semajnfino regis amika kaj agrabla etoso. Mi gratulas la gestudentojn, la ĉeforganizantinon, Zsofia PATAKI, kaj kompreneble la instruistinojn de la universitato pro la bonega iniciato. Mi estas certa, ke mi partoprenos ankaŭ dum la sekvontaj festoj!

Anett TOTH-DEME (Hungario)

Li Shijun (Ĉinio) En la 10a de novembro forpasis en la aĝo de 87 Jaroj en Cinio, s-ro Li Shijun (plumnomo Laŭlum). Li fariĝis Honora Membro de ILEI en la julia Konferenco de la Ligo, en Kunmingo, rekone al

vivo dediĉita (interalie) al edukado kaj antaŭenigo de la instruado de E-o.

S-ro Li naskiĝis en 1923, lernis E-on en 1939, laboris kiel instruisto de la lingvoj ĉina, angla kaj E-o en mezaj kaj superaj lernejoj; ĵurnalisto, tradukisto, vicĉefredaktoro de E/ Popola Ĉinio, La

IPR 12/4»27

— página 15 del PDF —

Mondo kaj Ĉina E-Eldonejo, estro de Ĉina E-Instituto, membro de la Akademio de E-o, honora membro de UEA, honora prezidanto de Pekina E-Asocio kaj honora komitatano de Ĉina E-Ligo. Lia fekunda verka kariero estos omaĝita vaste tra la movado, sufiĉas noti ke li tradukis plurajn elstarajn romanojn, epopeon kaj dramojn, kaj mem verkis centojn da poemoj, noveloj, fabloj, eseoj kaj recenzoj, kiuj aperis en gazetoj en- kaj ekster-landaj.

Li gvidis diversajn E-ajn kursojn por komencantoj aŭ instruistoj kaj verkis aŭ kompilis diversajn lernolibrojn de E-o, inter kiuj: Lernolibro de Esperanto (1949), Nova Vortaro Esperanto-Ĉina (kune kun aliaj 1959), Esperanta Konversacio (1964), Unua Ŝtupo de Esperanto (1983), Esperanto-Kurso por Memlernado (1984), Nova Kurso de Esperanto (1986), Esperanta Antologio (kune kun aliaj, 1988), Esperanto-Ĉina Vortaro (kune kun aliaj, 1990), 222 Simplaj Versaĵoj por Komencantoj (1994), Pri la Traduka Arto de Esperanto (kurso 1997), Cent Jaroj de Esperanto en Ĉinio (kune kun aliaj, 1999) kaj 250 Rakontoj pri Afanti (en versoj. Li kompilis Gvidlibron de Esperanta Konversacio (2001), Esperantan Vortareton por Lernantoj (parte aperintan en La Movado, 2002- 2003), ilustritan per preskaŭ 4000 versaĵoj por helpi al la lernantoj kaj lernolibrojn pri la traduka arto kaj literaturo de Esperanto.

ILEI etendas sincerajn kondolencojn al lia familio kaj al la esperantistoj en Ĉinio kaj al nia propra ĉina ILEI-sekcio. Stefan MACGILL, Prezidanto de ILEI

Vasil PisToLi (Albanio) La 28-an de oktobro 2012, alvenis el Nov-Jorko la malĝojiga novaĵo pri la forpaso de sinjoro Vasil PISTOLI, eminenta albana e-isto, kiu notinde kontribuadis al la disvastigado de la internacia lingvo en nia lando. Li venis el la albana urbo Struga kaj poste instaliĝis en Shkodĉr. Vasil studis en Bulgario pri konstruinĝenierio, longan tempon deĵoris en la Ministrejo pri Konstruado kaj poste instruis en la Universitato de Tirana. Tie li subtenis sian kolegon Ĉefo FICO por starigi virtualan

IPR 12/4»28

E-klubon kiu celis anstataŭi tiutempe e-istan asocion enlande, en la kondiĉoj de totalisma reĝimo kiu ne permesis „nedekretitajn”, ne „kompartiemajn” asociojn. Tiel E-o komencis disvastiĝadi en la universitato kaj ekster ĝi per kursoj senpagaj kaj broŝuroj simplaj.

Ĉekape de la Albana Esperantista Ligo kaj poste direktoro de la Albana E- Instituto, profesoro PISTOLI sin montris aktiva en la kursogvidado, lernolibra kaj metodika kompilado por albanoj, en tradukado de libroj, en propagando de la e-ista movado mem per la gazetaro kaj elektronika medio, en renkontiĝoj kun fremdaj e-istoj. La jaro 1993 notis la stariĝon de amasaj lernokursoj de E-o, komence en universitato, en la Fakultato de Historio kaj Filologio, kie je la finiĝo de la kurso ekzameniĝis 22 gestudentoj, poste en la Tutnacia Mezlernejo de Fremdlingvoj kaj Pedagogia Mezlernejo en Tirana, en aliaj mezlernejoj kaj elementaj lernejoj en Tirana kaj en la distriktoj. Estas jam ĉirkaŭ 500 gestudentoj, kiuj ekzameniĝis kaj ricevis la konfirmon de profesoro Vasil PISTOLI per signo sur sia certigilo akirita pri la elementa nivelo de E-o .La lastajn jarojn, profesoro Vasil estis laboranta por finkompili la grandan vortaron albana-Esperantan, kiu pliriĉigos la trezoron de la vortaroj enmonde kaj helpos notinde al la enlanda esperantista movado. Post la jaro 1997 lia instituto entreprenis projekton: venigon de dekoj da albanaj gestudentoj al Internacia Studumo en Bydgoszcz, Pollando, pri Turismo kaj Internacia Kulturo, uzanta kiel laborlingvon ankaŭ E-on. Nun pli ol 20 el ili estas jam bakalaŭriĝintaj kaj eĉ du ankaŭ magistrigitaj de Internacia Akademio de Sciencoj de San Marino kun kiu tiu Studumo kaj nia Instituto kunlaboras. Sendube, tiuj ĉi studentoj estos la venontaj aktivuloj de la movado en Albanio, certe sur pli alta kultura nivelo, ol tiu de la maljuna generacio kiu tamen aŭdacis kaj oferis elspezante sian libertempon por tiel nobla idealo kia ja estas la esperantista idealo.

Laŭ komuniko de Bardhyl SELIMI, sekretario de la Albana E-Instituto

Dori VALLON-WHEELER (Usono) Ni tre bedaŭras raporti, ke Dori WHEELER, membro de AAIE ekde 1986, mortis la 2-an de novembro 2012 en Millbrae, Kalifornio. Ŝi estis 86- jaraĝa. En junio 199] ŝi iĝis dumviva membro de AAIE kaj ofte poste faris monajn donacojn. Ŝi subtenis ankaŭ aliajn E-organizaĵojn kaj projektojn. Ekzemple laŭ la filmfaranto Simono KEITH, ŝi kontribuis finance al la

IPR 12/4»29

— página 16 del PDF —

produkto de la unua animacia filmo (trukfilmo) en Esperanto, „Ĉapeloj”, en 2010. Ŝi estis ankaŭ dumviva membro de Esperanto-USA. Ŝi verkis poemojn en E-o, inkluzive “La Kialo Estas”, kiu aperis en Esperanta Antologio — Poemoj 1887- 1981. Ekster Esperantio, Dori estis dum multaj jaroj profesia instruisto. Ŝi instruis infanojn en elementa lernejo apud San Francisco kaj de septembro 1989 ĝis marto 1990 ŝi instruis la anglan en Ĉinio. Dori ofte ĉeestis E-aranĝojn, kaj di E : aparte rimarkinde ŝi partoprenis en ĉiu Nord- Amerika Somera Kursaro de E-o (NASK) de 1969 ĝis 2010. En sia antaŭlasta NASK en 2009, 40 jarojn post la unua, ŝi estis agnoskita kiel la plej longdaŭra partoprenantino. Ŝi lastfoje ĉeestis la landan kongreson de Esperanto-USA en Emeryville en 2011. Ni, kiuj konis ŝin, ĉiam memoros ŝian grandan rideton kaj oftan ridon, kaj ni forte sentos ŝian mankon. (Fonto: http:/www.aaie.us/)

Janos KIRSCH (Hungario)

Post longa malsano forpasis la 22an de majo 2012 hungara esperantisto, diplomita instruisto de Esperanto, patro de 6 infanoj, en kies familia vivo ankaŭ E-o havis gravan rolon. Johano KIRSCH naskiĝis en 1961 en Mez6tŭr, hungara provinca urbo. Lia patro estis terkultivisto kaj la patrino okupiĝis pri la eduko de iliaj kvar infanoj. Post la studoj en la elementa lernejo Johano frekventis la mezlernejon de Piaristoj en Kecskemet, laboris kiel instruisto de teologio, pri kio sian diplomon li akiris post studoj en Eger kaj Budapeŝto. Li estis fervora e-isto kaj studis en = la esperantologia fako de la Pedagogia Altlernejo de Szombathely, si sub la gvidado de Katalin KOVATS (inter 1991-1994) kaj diplomiĝis kiel instruisto pri E-o.

IPR 12/4»730

Johano kiel preĝeja direktoro, mezlerneja instruisto kun sia edzino Agota ROJIK (teologo kaj pedagogo), same e-isto, vivis kaj agadis en diversaj urboj de la departemento Tolna. Ili havis 6 infanojn, kun kiuj ili ankaŭ enfamilie uzis E-on. Johano estis ankaŭ poeto. Li publikigis en pluraj antologioj, speciale pensigaj estis liaj meditadaj artikoloj. Johano KIRSCH kun sia familio partoprenis plurajn Renkontiĝojn de E-Familioj (REF), instruis E-on, organizis renkontiĝojn, laŭbezone predikis ankaŭ en E-o. Li konsideris sin „Statano duobla: kaj de la tera kaj de l’ ĉiela patrio”.

Ni ĉiuj konservu en nia memoro lian karan personecon, liajn saĝajn vortojn kaj malferman koron por ĉio kaj ĉiu homa. Ripozu en paco, kara Johano.

Katalin KOVATS (Fonto: edukado.net)

El la landoj kaj sekcioj

Benino Okazis en Kotonuo la 3an de novembro prelego pri 125 jaroj da justa komunikado per la internacia lingvo E-o en la centro CODIAM en Kotonuo, Benino. Partoprenis ĉ. 80 personoj. Prelegis Mireille GROSJEAN. Okazis preparkurso al la ekzamensesio de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI- UEA kun 15 partoprenantoj, kaj kurso Unua Kontakto kun 26 partoprenantoj en la kulturcentro JoCa en Kotonuo. Okazis sesio pri la nivelo Unua Kontakto kun 25 sukcesantoj, sesio pri elementa nivelo kun unu sukcesanto kaj sesio pri meza nivelo kun du sukcesantoj. La tuta organizado estis en la manoj de Scio Sen Bariloj, kies prezidanto estas Privas TCHIKPE el Kotonuo, Benino. Tiuj agadoj eblis danke al la subteno de ILEI, de la Fondaĵo Esperanto Internacia, de la Rodanalpa Federacio en Francio kaj de diversaj mecena-

IPR 12/4»31

— página 17 del PDF —

toj el la tuta mondo (vd Scio Sen Bariloj en eo.wikipedia.org.) Ni danku al ili. La ĉeesto kaj kunlaboro de Adj€ ADJEVI el Togolando, kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA kaj de Latifou GBADAMASSI, prezidanto de Asocio de Beninaj E-istoj, Landa Asocio de UEA, estis aparte fruktodona. [Surfote, de maldekstre: Adje Adjevi, Privas Tchikpe kaj M. Grosjean]. Mirejo GROSJEAN

Brazilo

Finiĝis baza E-Kurso en la urbo Maceio, Ŝtato Alagoas, Brazilo La 30-an de oktobro 2012, dudek unu kursfinintoj ricevis atestilojn pri partopreno en baza E-kurso gvidita de la kuba instruisto Gonzalo COLLANTES GARCIA [vd la foton sube — NdIR]. La kurso okazis de la unua ĝis la 30-a de oktobro 2012, de la 19-a ĝis la 21-a horo, de lundo ĝis vendredo, en la Centro de Ciĉncias e Tecnologia da Educacĉo (CECITE), apartenanta al la Edukejo CEPA (Centro Educacional de Pesquisas Aplicadas) — Farol — Maceid — (Alagoas, Brazilo). Entute estis 20 lecionoj laŭ miksa metodo. Gonzalo uzas la lernolibron Sabe Usted Esperanto? kun modifoj (portugalaj tekstoj anstataŭ la hispanaj). Kiel instruhelpilojn li uzas bildojn kaj desegnaĵojn por klarigi la gramatikaĵojn. Ĉiu leciono enhavas ekzercaron kaj li invitas la gelernantojn respondi buŝe kaj skribe al la demandaro. Dum la festa ceremonio okazis prelegeto pri Kion fari post la kurso? fare

: Jj de AristOphio Andrade ALVES FILHO, la

nuna sekretario de Alagoana Asocio de E-o. Post tio, Gonzalo faris mallongan paroladon gratulante la kursfinintojn. Ankaŭ Nŭbia Alves SOBRAL ANDRADE, la prezidantino de Alagoana Asocio de E- o, gratulis la gelernintojn kaj dankis al Gonzalo kaj al la mecenato, kiu venigas lin el Kubo kaj pagas ĉiujn kostojn. Fine, Gonzalo kaj Nŭbia enmanigis la atestojn kaj invitis ĉiujn regali sin per bongustaj manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. De la 28-a de aŭgusto ĝis la 28-a de septembro 2012 Gonzalo gvidis alian bazan kurson ĉe la teknika lernejo IFAL- Maceio (Instituto Federal de Aiagoas)

IPR 12/4»32

kun entute 10 gelernantoj, el kiuj 8 finis la kurson. Jam la sesan fojon Gonzalo vizitas nian urbon kaj gvidas bazajn E-kursojn (unuafoje estis en 2004 dum la 39-a Brazila Kongreso de Esperanto, kaj en la jaroj 2006, 2007, 2009, 2010 kaj 2012). Organizis la kursojn: Alagoana Asocio de E-o en kunlaboro kun Kuba E-Asocio, kiu zorgas pri la burakrataj aferoj ĉe la ambasadorejo (vizo, invitilo k.a). Aristophio Andrade ALVES FILHO

Cehio

La 1-a Internacia E-Lernejo (IEL) Allogis min la eblo dormi en kastelo — imagu, en kastelo! Kaj imagu, niajn sonĝojn gardis pli ol ducentjaraĝa platano acerfolia, kiu apartenas al la inter ses plej grandaj eŭropaj arboj de tiu ĉi specio. Ĝi altas 32 metrojn kaj la diametro de ĝia trunko en la alteco de 1,3 m estas 760 cm. Same ravis min la familieca etoso de la aranĝo. De kiu? Ekde la 8-a ĝis la 11-a de novembro 2012, en la malgranda moravia vilaĝo Bartoŝovice (elp. Bartoŝovice) kun apenaŭ du miloj da enloĝantoj, okazis la 1-a Internacia E- Lernejo. Kvankam aliĝis 42 homoj el 8 landoj, fakte partoprenis nur 26 lernemuloj el tri landoj. Ene de ili estis 11 progresantoj, kiuj aŭ volis plifirmigi siajn lingvokonojn, aŭ spioni la instrudadon per rekta metodo. Inter la 15 komencantoj estis naŭ, kiuj neniam ĝis nun lernis Esperanton! Dum 12 instruhoroj la instruisto Stano MARĈEK rektmetode sukcesis prezenti preskaŭ sian tutan lernolibron „Esperanto per la rekta metodo”, krom du ĉapitrojn el sia konversacia bildkurso. La loka bazlernejo havas tre spertan lernejestrinon, kiu sukcesis ekipi sian lernejon per multmedia interaga tabulo, kaj ni ĝojis, ke ankaŭ ni rajtis ĝui tiun modernan teknikan ekipaĵon! Krome la patroprenantoj povis sekvi prelegon de li pri kuracherboj kaj bekumadon fare de Magdalĉna FEIFIĈOVA. La kultura programo estis riĉa — belega voĉo de hungara kantistino Anjo Amika ravis ankaŭ la vilaĝestrinon, karaokeumado kun la slovaka rok-grupo Team, kiu siatempe prezentis siajn kantojn E-lingve dum kelkaj E-kongresoj, kantigis ĉiujn, kaj la lokaj lernejanoj en la solena malfermo surprizis nin per tri popolkantoj kantataj en senriproĉa E-o. La aranĝon retsalutis ankaŭ la ILEI-prezidanto Stefan MACGILL. Sabaton kun belega aŭtuneca vetero, dum suna posttagmezo, ni ĝuis piedpromenon al la loka marĉejo kun meandroj de la rivero Odra, vesperan rigardon al la fiŝlago, el kiu antaŭ unu semajno oni jam eligis la karpojn, por ke ili estu formanĝotaj dum la kristnasktempo (sed ankaŭ ni almenaŭ

IPR 12/4»33

— página 18 del PDF —

unufoje ĝuis tiun tute freŝan bongustaĵon), kaj la apuda pomarbejo priservis nin per forgesitaj bongustaj lokaj specioj de pomoj. Dimanĉon en la lerneja korto ni enplantis E-tilion kaj kelkajn aliajn arbustetojn, apud kiuj estos lokita E-benko. Se vi nun komencis bedaŭri, ke vi ne povis partopreni, Pavol KASCAK (elp. Kaŝĉak), estro de Verda Stacio, kun sia helpanto Rosto atendas vin venontoktobre — la precizan daton vi jam ĉi-decembre povos ekscii en la paĝaro www.esperanto.cz. Do, iel vi venu al la dua IEL!

Magdalena FEIFIĈOVA

Indonezio La unua Esperanto-Kongreso en Indonezio okazos de la 5a ĝis la 8a de aprilo 2013 en Bogor, Javo. Ĝi jam estas historia, sed ĝi povus esti ankaŭ grava kongreso: ni antaŭplanas la fondon de landa asocio, kaj estas faritaj unuaj paŝetoj ankaŭ pri la fondo de TEJO- kaj ILEI-sekcioj. Ni havas esperojn pri minimume dekoj, ĝis cento da partoprenantoj (maks. ebla nombro estas 120). Pro tre malavaraj donacoj de eksterlandanoj, la organizantoj povas proponi al la indonezianoj malaltan kotizon, kaj eĉ vojaĝsubvencion. Bonvenas pliaj eksterlandaj instruistoj kaj sperta(j) ILEI- rajtigita(j) ekzamenanto(j). Ĉiuj informoj, inkluzive ligilon al la aliĝilo estas kolektitaj en https://sites.google.com/site/iek2013bogor/. Se iuj informoj mankas, bv. skribi al heidi.goes(Qgmail.com kaj/aŭ al la tuta LKK: iek-Ikk2013(hgooglegroups.com.

Heidi GOES Pollando

Ĉe la Interlingvistikaj Studoj de UAM komenciĝis la 15-a studjaro: la dua studjaro de la 5-a grupo. La persistaj partoprenantoj alvenis el pluraj landoj (Hungario, Svislando, Germanio, Rusio, triopo el Pollando kaj kvaropo el Brazilo). Kiel kutime okazis 4 kursoj: Vera BARANDOVSKA analizis kun la grupanoj la plej novajn planlingvajn projektojn enkadre de la interlingvistika kurso. Al la elstara kaj sindediĉa interlingvistino la grupo gratulis pro ŝia jubileo. Istvan ERTL (redaktoro de Beletra Almanako) prezentis la verkistojn kaj verkojn de la literaturo de la 3a periodo. Michael FARRIS traktis semantikon kaj morfologion kaj Ilona KOUTNY okupiĝis pri E-a sintakso. Post la merkredaj ekzamenoj, dum la komuna vespero, kelkaj prezentis propran aŭ tradukitan verkon. Semajnfine kiel kutime okazis la kultura renkontiĝo Arkones (jam la 28-a!), al kiu kontribuis la gestudentoj de la Interlingvistikaj Studoj: Ivan COLLING (BR) diskutis la rolon kaj

IPR 12/4»34

influon de Kartezio, Guilherme JARDIM (BR) prezentis Brazilon, Mirejo GROSJEAN (CH) interese traktis Afrikon, kie ŝi regule agas, kaj Anina STECAY legis sian krimnovelon. Same la ĉeestantaj instruistoj kontribuis: Zbigniew GALOR traktis kulturan ekskludon, Istvan ERTL raportis pri Beletra Almanako kaj Ilona KOUTNY prelegis pri (ne)eŭropeco de E-o. Ni ĉiuj povis ĝui la aliajn abundajn kaj interesajn programerojn.

Ilona KOUTNY

Konkurso de infan-desegnaĵoj

Ni invitas ĉiujn instruistojn, kiuj deziras partoprenigi siajn gelernantojn al tiu konkurso. Ankaŭ la gepatroj povas partoprenigi siajn infanojn……

Konkursaj reguloj: Jara temo: Strange ???…..fremduloj…..strangeco Formato: Centimetraj dimensioj, minimume 40×30 Kategorioj A: ĝis 7-jara B: pli ol 7- ĝis 10-jara C: pli ol 10- ĝis 14-jara Limdato: ĝis la 1-a de marto 2013. Dorse de la desegnaĵo notu, E-lingve, la nomon, aĝon de la infano, adreson de la lernejo aŭ de la E-klubo, kaj koncizan priskribon de la desegnaĵo. Premioj estos atribuitaj po 3 en ĉiu kategorio. Bonvolu sendi desegnaĵojn al: Centre Culturel St Nazaire Esperanto, 38, rue de la Croix Fraiche, 44600 SAINT NAZAIRE (Francio)

Novaĵoj de edukado.net

LIBERAJ STUDOJ

La porinstruista retejo lanĉis novajn servojn printempe de 2012. En la KLERIGEJO troveblas la sekcio LIBERAJ STUDOJ, kie oni povas kleriĝi kaj lerni pri aŭ pere de Esperanto, spektante, aŭskultante filmitajn aŭ sonregistritajn prelegojn de fakuloj, legante la resumon aŭ la kompletajn tekstojn de la materialo kaj solvante testojn pri la lernitaĵoj. En la 8 fakoj de LIBERAJ STUDOJ jam troviĝas 15 prelegoj de 12 aŭtoroj. La unuopaj

IPR 12/4»735

— página 19 del PDF —

lecionoj sekveblas sen ajna vicordo, laŭplaĉe kaj unuope, tamen la programo per resuma paĝo helpos memori, kiujn studojn oni jam faris, kiujn ne. La daŭre ampleksigotaj servoj de LIBERAJ STUDOJ estas senpagaj, necesas nur ensaluti la paĝaron. Post ensalutado, ĉe elŝuto de ajna leciono, aŭtomate kreiĝas propra resumpaĝo de ĉiu studanto kaj tio donos travidon al la uzantoj pri la jam plenumitaj studoj.

Ĝis la fino de novembro jam 50 personoj registriĝis ĉe la nova sekcio, kiu troveblas ĉe http.//edukado.net/klerigejo. Novaj kursanoj kaj novaj prelegmaterialoj estas bonvenaj.

Jen la temoj

Esperantologio – lingvistiko . Anna Lowenstein: Landonomoj en Esperanto 2. Wera Blanke: Fiero kaj honto – (pri terminologio) 3. Renato Corsetti: Denaskismo Instruado – Lernado – Metodologio . Katalin Kovats: KER-ekzamensistemo kaj la referenckadro 2. Katalin Kovats: Eduko de plurlingva infano E-literaturo kaj kulturo . Mauro Nervi: Akademio Literatura de Esperanto 2. Nicola Minnaja: Ĉu kulturoj estas takseblaj? E-movado 1. Mogens Rude Andersen: Esperanto en Danlando (5 filmoj) Lingvopolitiko . Detlev Blanke: Pri la kialoj de la relativa sukceso de Esperanto . Zlatko Tisljar: Eŭropa identeco Kulturo 1. Vera Barandovska-Frank: Erasmo en Roterdamo (3 partoj) 2. Torben Svendsen, Mogens Rude Andersen kaj Aleksandro Kogan: Karen Blixen Medicino, psikologio, sano 1. Nicole Else: Asperger-sindromo kaj virinoj Scienco 1. Prof. Reinhard Selten — Nobelpremiito por ekonomio (intervjuo) 2. Mogens Rude Andersen: La dana astronomo Tycho Brahe

m~

=

p

MD =

Katalin KOVATS

IPR 12/4»36

Vokas la 46-a Konferenco de ILEI en 2013

Nia germana sekcio estas nia plej granda en la Ligo, laŭindike ĝi estis en 1949 unu el niaj kvin fondo-sekcioj, depost tiam ĝis nun ĝi regule liveris al ni estraranojn. Laŭ niaj esploroj, tamen nur dufoje okazis tiulande konferenco de ILEI: en 1968 kaj 1974. Ĝojige, do, ke la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGED), invitas nin al Herzberg-Sieber en 2013.

Datoj: de vendredo la 12an de julio ĝis ĵaŭdo la 18an de julio 2013, kun tujposta vetureblo al Rejkjaviko, Islando por la Universala Kongreso.

Loko: Meze de Germanio, en la Esperantourbo Herzberg am Harz (ekde 2006 oficiale: la Esperanto-urbo), en la alloga urboparto Sieber. Ĝi estas administre parto de Herzberg am Harz sed geografie aparta — ĝi kuŝas en idilie bela valo, kiu formas enirejon al la Harz-montaro.

Loĝado kaj manĝoj: En 3-stela Esperantohotelo kaj restoracio Zum Pass, aŭ apuda same 3-stela Haus Iris, aŭ en feriodomoj — ĉu en Sieber, ĉu en aliaj partoj de Herzberg.

Konferencejo: Komunuma centro de la vilaĝo, kapabla akcepti 150 personojn, kun podio, bufedo kaj kunsidejo. Krome uzeblas lernejaj klasĉambroj en tuja apudeco. Ĉio en Sieber estas facile atingebla piedire. Arbaraj promenetoj aŭ promenegoj estas tuj atingeblaj.

Transporto: alirebla de ĉiuj grandurbaj flughavenoj — ekz. Frankfurt, Dortmund, Berlin, Hamburg, Leipzig kaj — la plej proksima — Hannover) per trajno ene de ĉ. 3-4 horoj; ene de Eŭropo kaj en Germanio per oftaj rapidtrajnoj. ILEI poste pretigos konsilaron pri alveno kaj akireblaj rabat-biletoj. Simile ĝi donos konsilojn, kiel optimume vojaĝi al Islando konferencfine; ILEI mem tamen ne organizos karavanon.

IPR 12/4»37

— página 20 del PDF —

Konferenca temo: Aktualas la temo: “Dumviva lernado: Instruado de Esperanto al ĉiuj generacioj”

La loĝantaro en multaj landoj maljuniĝas. Kulturaj kaj klerigofertoj por ĉiuj generacioj aperas ekz. en la eŭropa programo “Dumviva Lernado”, el kiu ankaŭ E-projektoj ricevadas subvenciojn. Kion ni lernu el tiuj projektoj? Kiun strategion ILEI ellaboru kaj sekvu, kiujn metodojn ni uzu por realigi E-instruadon de frua infanaĝo ĝis la t.n. tria generacio? Kiel ni kunlaboru kun neesperantistaj fakaj asocioj, institucioj ktp.? Por aliri tiajn demandojn, ni okazigos 90-minutan atelieron kun superrigardo de kurantaj projektoj kadre de Komenio (junuloj) kaj Grundtvig (nejunuloj) kaj kun praktikaj konsiloj, kiel starigi kaj mastrumi tiajn projektojn.

Kotizoj: Bonvolu vidi la informojn en la ĉi-kuna aliĝilo. Rapide aliĝu! — provu esti la kvindeka aŭ la centa aliĝinto! En pli fruaj perretaj komunikoj aperis malĝusta monato — la favora tarifo por frualiĝintoj validas nur ĝis la 31a de januaro, 2013.

Paralela programo: Ĉiujare venas grupo de plejparte polaj lernantoj al SALO — la Somera Arbara LernejO. Tio okazas kadre de interŝanĝa programo kune kun lokaj junuloj. La intenco estas paralele kun nia Konferenco okazigi la kunvenon de SALO. ILEI planas malfermi tion ankaŭ al junuloj el aliaj landoj, pere de starigota ILEI-lernejo (la nomo ne definitivas!), iuspeca transformo de la siatempe sukcesa ILEI-gimnazio. Kiam en antaŭaj konferencoj ni arigis samloke ankaŭ junulojn kun propra programo, (i.a. en Orestrand, Bratislava, Matanzas) ni rimarkis ke tio tre pozitive influas la etoson. Praktike, paralela SALO (kiu okazos en tiu lernejo) donas al konferencanoj la eblon gvidi lecionojn por la SALanoj, kaj plie por povi spekti model-lecionojn.

Speciala propono: ILEI-lernejo por ĉ. 12- ĝis 18-jaraj lernantoj, kiuj ŝatus pasigi lernadon kun amuzado, sportoj, ekskursoj kun partoprenantoj de la Somera Arbara Lernejo. Ni proponos ankaŭ trejnsesiojn por instruemuloj, kiuj interesiĝas pri instrumetodoj kaj eble jam partoprenis seminarion de “Flugiloj de malfacila vento”.

Ni emfazas, ke partopreno estas malferma al ĉiu, kiu kredas je la graveco de efika kaj multa instruado de nia lingvo — vi ne devas esti profesia instruisto, nek eĉ membro de la Ligo (kvankam ni promesas fari ĉion eblan por konvinki vin membriĝi!). Bonvenon al Germanio!

IPR 12/4»738

Aligilo PSI

por la 46-a Konferenco de ILEI A6-a Kapirraros d Herzberg am Harz/Sieber, 12-18 julio 2013 e a AL = Alvendato: 2013.07. „ foriro 2013.07. ilei/

= Persona nomo

= Familia nomo mo L]/ ViroL| = Lando Kodo, urbo

= Loĝadreso

= Retadreso Fakso

= Telefono Poŝtelefono

= Naskiĝdato (jjjj-mm-tt) Profesio

= Mi konsentas, ke mia adreso aperu en la partoprenlisto: jes LI eL]

LI Mi partoprenos la instrukapabligan klerigmodulon (“Flugiloj”)

LI Mi estas malpli-ol-18-jara kaj partoprenos la ILEI-lernejon (SALO-8)

LI Mi bezonas invitilon. Mia pasporto kun numero de la ŝtato validas ĝis

LI Mi komprenas, ke la aliĝo kaj servo-mendoj validas nur post kompleta pago en unu el la jenaj manieroj (indiku vian pagmanieron):

LI) AIILEI-konto ĉe ING-banko, IBAN: NL55INGB 0004676855, BIC: INGBNL2Z2A. Aldonu 5 € se vi pagas de ekster Eŭropa Unio.

OJ Al ILEI-konto ĉe UEA ilek-a, indikante «ILEI-konferenco 2013»

[]En Germanio: Bankkonto — Volksbank Schmallenberg, BLZ 46062817, Konto N-ro 5187110500.

LI Mi kontribuos al la konferenca programo/internacia vespero per:

[Imi akceptas la partoprenkondiĉojn kaj regulojn cititajn ĉe http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de/page.php?pid=27774578 kaj aparte deklaras, ke mi havas validan san- kaj akcident-sekuron por mia restado en Germanio dum la 46-a ILEI-konferenco.

Loko, dato Subskribo

Bv. sendi la aliĝilon al: Esperanto-Centro, zsofia.korody(Qesperanto.de DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, Germanio

IPR 12/4»39

— página 21 del PDF —

Kotizoj: La baza aliĝkotizo dependas de du landokategorioj kaj la aliĝdato. (Loĝado, manĝado, ekskursoj k.a. servoj pagendas aparte). A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj ĉi-sekve sub B. B: Ekssocialismaj landoj de orienta Eŭropo; landoj de Latinameriko, Afriko, kaj Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko).

Aliĝperiodo: ĝis 31.03.2013 | ĝis 30.06.2013 | post 30.06.2013 Aliĝkategorio: A B A B A B Membro de ILEI (1) 50€ 30€ |60€ |35€ 70€ 45€ Ne-membro 65€ 40e€ |75e€ [45€ | 90€E 29 € Junulo(2), handik.(3) 25€ 15e [30€ [20€ |35€ 25€

Rabatitaj prezoj: frualiĝanto ĝis 31.01.2013: A: 40 EUR, B: 25 EUR 5099 por la kvindeka kaj 10094 por la centa aliĝintoj

(1) Membro estas tiu, kiu jam pagis kotizon al ILEI por la jaro 2013. (2) Junulo: kiu naskiĝis post la 31-a de decembro 1981. (3) Handikapulo bv. atesti al ILEI. Aliĝkotizo por unu tago estas 25 € kaj por A- kaj B-landanoj. Mi kotizas kiel A L1/8 LI iandano (elektu el la kategorioj de la tabelo) ILEI-membro OJ, ne-membro OJ, junulo OJ, handikapulo L: EUR Loĝado, servoj, ekskursoj, donaco:

Prezoj por tranoktado por 1 persono/nokto inter 12-18 de julio 2013.

Mi mendas loĝadon en la elektita kategorio laŭ la ĉi-sube indikitaj

kondiĉoj kaj pagos la kotizon por ĉambroperado …………………….ŝ.ieie sese es 3 EUR LI 2-lita ĉ. Haus Iris: 38 EUR kun matenmanĝo por ….. noktoj: I EUR L 3-lita ĉ. Haus Iris: 32 EUR kun matenmanĝo por ….. noktoj: I EUR L.I 2-Iita ĉ. Zum Pass: 38 EUR kun matenmanĝo por …. noktoj: I EUR LI 3-4 lita Zum Pass: 32 EUR kun matenmanĝo por …. noktoj: EUR

LJ komforta apartamento en feriodomo. Antaŭpago por rezervi: 30 EUR, kiun LKK repagos post via alveno. Kotizoj por tuta domo (ĝenerale 1-4 personoj) varias inter ĉ. 15-50 EUR tage, depende de nombro de kunloĝantoj, servoj, manĝo. La verajn kostojn vi mem pagos al la domposedantoj!

LI Mi partoprenos la bankedon (A-lando 40 EUR, B: 35 EUR) EUR Mi kontribuas por ILEI-agado tra jena(j) kaso(j) / fonduso(j) / agado(j):

kaj pagas EUR Ekskursoj: DT1 duontaga per buso al Harz-montaro/Goslar ………………… 25 EUR DT2 duontaga per’trajno:al Gblfingen;-»:-«smssissesismssuessso soroas rnga 25 EUR [TU ulapa peritajno al-klalNOVEN sm = xsressss7gvessescerppisperon venissemnua ke 40 EUR Entute pagenda (aliĝkotizo, tranoktado, ekskursoj, ktp.) EUR Loko, dato Subskribo IPR 12/4»40

Partoprenantoj de la Somera Arbara Lernejo (SALO-6, en 2011)

Informoj pri ILEI

Laborkomisionoj

Ekzamena: Mireille Grosjean (prezidanto), Monika Molnar (vicprez.), Karine Arakelian (sekretario, arkivisto), Leysester Miro, Giridhar Rao, J€rĉmie Sabiyumva, Han Zuwu.

Elekta: Aurora Bute (gvid.), Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis.

Kontrola: Ulla Luin, Simon Smits, Rudi Koot.

Lerneja: Julian Hernandez (gvid.), Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Tieko Isikawa, Marija Jerkoviĉ, Luigia Madella, Jacqueline Poux, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi.

Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas (Estrare: Stefan MacGill).

Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny (Estrare: vakas).

Universitata: Duncan Charters (gvid.), Aida Ĉizikaite, Renato Corsetti, Ilona Koutny, Radojica Petroviĉ, Kristin Tytgat.

Kunlaborantaj institucioj

EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokdrrvŝigen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog(hQkolumbus fi.

EQI (Edukado ĉe Interreto): Vitazna 840/67A, SK-958 04 Partizanske, Slovakio, info(Qikso.net. Tel: (421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/.

Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kovats, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto(Qedukado.net.

IPR 12/4»41

— página 22 del PDF —

ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (149)55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsofia Kor6dy, zsofia.korody(Desperanto.de.

FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Bharat Ghimire.

TEJO (http.//www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petroviĉ. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Petra Smideliusz.

UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto kaj A- komitatano de ILEI ĉe UEA: Stefan MacGill. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont.

UN (Unuiĝintaj Nacioj): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro.

UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: Francois Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR-75019 Paris, francois.lojacomo(Qwanadoo.fr, Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’Esperanto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud(Qaliceadsl.fr, Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (33) 4 73 84 90 60.

Membreco kaj pagado por aliaj servoj

Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino) 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 10 € por la A- landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. «ilei.kasisto(Jgmail.com».

La pagoj povas okazi pere de la nederlanda ILEI-konto, al la ILEI-konto ĉe UEA aŭ al la sveda konto:

X Pagoj al la nederlanda konto de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2ZA. Bv. aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo).

“ Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku viajn nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-| (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo).

x Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Swedbank.

El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT-kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio.

“ Simpla abono de IPR sen membreco: 20 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton.

ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIEBA, Graaf de Fiennesln 54, BE- 2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio, tel: (132-3)-234 34 00. Redaktejo: NEMETH J6zsef, F6 u. 41/5, HU-8531 IHASZ, Hungario, «jozefo.nemeth(Qgmail.com», http://www.ilei.info/ipr/; tel: (736-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, « moerbeekr(Qgmail.com». La nunan numeron ni sendis al la presejo la 9-an de decembro 2012, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de januaro 2013.

IPR 12/4»42

Ekzamena salono en Benino. Vidu la artikolon de Mirejo Grosjean sur p.31.

IPR 12/4»43

IPR 2013/1

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 43 – trimonata

13/1

Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Stefan MacGill Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Aurora Bute Renato Corsetti Nina Danylyuk Johan Derks Magdaléna Feifičová Mariana Gencheva Ronald Glossop Mireille Grosjean Sylvia Hämäläinen Marija Jerković Dennis E. Keefe Zsófia Kóródy Katalin Kováts Stefan MacGill Luigia Oberrauch Madella Raita Pyhälä Franz-Georg Rössler Josef Vojáček

— página 2 del PDF —

ENHAVO Jozefo NÉMETH: Enkonduko………………………………………………………………………….3 Stefan MACGILL: Pri peso de 45 monatoj……………………………………………………….4 Renato CORSETTI: Ĉu Zamenhof estis freneza? ……………………………………………….6 Johan DERKS: Kiom internacia estas via vorto? …………………………………………….12 Dennis KEEFE: BEK-kurso kaj la tradicia Cseh-kurso ……………………………………. 16 Franz-Georg RÖSSLER: Iam instruisto – ĉiam instruisto ………………………………….20 Penelope VOS: Saluton! Talking to the Whole Wide World (recenzo de SMG) …..22 El la landoj kaj sekcioj (CZ, FI, IT, CA/US, HR, RO, UA) ……………………………..24 Mireille GROSJEAN: Ekzamensesio en Senegalo …………………………………………….31 Mariana GENCHEVA: Inter la historio kaj la estonteco …………………………………..32 Raita PYHÄLÄ: La Panteono ……………………………………………………………………….33 Magdaléna FEIFIČOVÁ (Fejfi): Alparolas vin la nova vicsekretariino de ILEI …….34 La 46-a Konferenco de ILEI en 2013 (pliaj informoj pri la programo) ……………..36 PEKA prezento: PEdagogia KAlendaro – nova servo de ILEI …………………………38 Informoj pri ILEI kaj nia redakcio ……………………………………………………………….40 Adresaro de niaj sekciestroj, reprezentantoj kaj kontaktpersonoj …………………….41

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Stefan MACGILL, Pannónia u 30.I.6, HU-1136 Budapest, Hungario. <ilei.prezidanto@gmail.com>. Tel. fiksa (+36 1) 349-5207. Kunordigo, partneroj, regularoj, kurso 125, Juna amiko. Sekretario: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <ilei.sekretario@gmail.com> por sekretariaj aferoj, <radojica.petrovic.rs@gmail.com> alie. Tel. fiksa (+381) 32 371053. Sekretariaj taskoj, edukprojektoj kaj konferencoj. Estrarano pri financoj: Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. fiksa (+ 510) 653 0998. Financaj kaj kasistaj aferoj. Vicprez.: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. <zsofia.korody@esperanto.de>. Tel./fakso fiksaj: (+49) 5521-5983. LKK de la 46a konferenco, E-centroj, instrukapabligado, ekzamenoj. Vicsekr.: Magdaléna FEIFIČOVÁ (Fejfi), Bernolákova 25/5, SK-010 01 Žilina, Slovakio. <ilei.oficejo@gmail.com> . Membro-administrado, rilatoj kun aliaj fakaj asocioj. Estrarano: GONG Xiaofeng (Arko), School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. <arko.gong@qq.com>. Azia agado, universitata agado. Estrarano: Bharat GHIMIRE, G.P.O. Box 10518, Kathmandu, Nepalo. <nespa.1990@gmail.com>. Tel. (+1) 620 9877. Eksteraj rilatoj, universitata agado. Estrarano: Enikő ZENGŐ SEREGHY, Dózsa u.14. 2/8, HU-4400 Nyíregyháza, Hungario. <enimyster@gmail.com>. Tel. portebla: (+ 36) 203234365. Instrukapabligo, ekzamenoj, kalendaro, membro-varbado. Estrarano: Penny VOS, Aŭstralio <penivos@yahoo.com>. Landa kaj lerneja agado, eksteraj rilatoj, instrumaterialoj, reta kontaktado.

IPR 13/12

— página 3 del PDF —

Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn; AIS2 Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet

Enkonduko Karaj Legantoj,

„Mortis la reĝo! Vivu la reĝo!” – tekstus la proklamo… Feliĉe, ni vivas ne en regno aŭ monarkio, kaj ni havas ne reĝon, sed Prezidanton, kiu fartas pli kaj pli bone, ĉar li povos forlasi sian pezan postenon fine de marto. (vd. p.4). Plia bonŝanco – almenaŭ el la vidpunkto de IPR – ke li akceptis mian inviton membriĝi en la redakta komitato de nia revuo. Mi ja transprenis de li la redaktoran taskon fine de 1994, sed vi malfacile trovus postan numeron, kie lia nomo ne aperas titolpaĝe inter la kunlaborantoj. Liaj redaktoraj spertoj garantias la daŭran bonan nivelon de IPR el profesia vidpunkto.

La fakan nivelon de la nuna numero bone reprezentas la altnivelaj artikoloj de Renato CORSETTI, Johan DERKS kaj Dennis KEEFE. Legante la instruistajn rememorojn de Franz-Georg RÖSSLER, mi rememoris ankaŭ la komencajn kvin jarojn de mia redaktora laboro, kiam li helpis nin per provlegado. Krom la Sekretario: Aida Čižikaitė, Litovio fakaj artikoloj vi trovos en la numero 1 AdE – Akademio de Esperanto multajn gravajn informojn kaj rapor2 AIS – Akademio Internacia de la tojn, sed partojn de ili – manke de Sciencoj, San-Marino spaco – ni devis mallongigi. KompenTitolpaĝe:la 46a Konferenco atendas se, ni aperigos tiujn raportojn en la orivin: supre: partoprenantoj de SALO ginala amplekso, kun foto(j), komenco2011; malsupre: Goslar, unu el niaj paĝe de www.ilei.info, en la rubriko ekskursceloj (p.36) Dorskovrile supre: Comenius-renkontiĝo „Novaĵoj”. Bonan legadon! en Bulgario (p.32); malsupre: E-simpozio en Rumanio (p.29)

Jozefo NÉMETH, redaktoro

IPR 13/13

— página 4 del PDF —

Pri peso de 45 monatoj Kutime la prezidanto prenas la taskon liveri novjaran saluton en la unua numero de IPR por la freŝa jaro. Ĉijare tamen la saluto havas apartan karakteron, ĉar necesas komuniki, ke via nuna prezidanto forlasos tiun postenon en la 31a de marto, 2013. La elekto-komisiono do laboras arigi novajn kandidatojn, ĉu por baldaŭa ekoficiĝo, ĉu ekde la julia konferenco. Motivoj por tiu decido, krom la ĝenerale troa pezo de la tasko, estas: •

•

•

Savi nian kvardekjariĝantan revuon Juna amiko de pereo per rapida aperigo de du sinsekvaj numeroj: 2012-3 marte kaj la jubilea antologia numero 2013-1 jam en majo. Tio rekaptus la akuratecon. Tamen, ni daŭre kaj eterne serĉas novan redaktoron kaj varban direktoron. Partopreni adekvate kaj energie en la detalado de la Strategia Vizio ĉe UEA cele al konkreta tutmovada Laborplano por la periodo 20132017, kun emfazo sur la edukaj projektoj. Tiu kunlaboro jam okazas, sed devas pluiri pli intense. Revivigi la verkadon por Kurso e125 – eĉ ne unu frazo estis aldonebla depost decembro 2011. Sed nun ni havas novan desegniston – 40 bildoj ricevitaj, la pretigado/verkado reprenas ian ritmon.

Tempo do por rerigardi al atingoj de mia proks. 1370-taga prezida periodo: • • •

•

Tri sukcesaj simpozioj, du konferencoj kun pli ol cent partoprenantoj. Plurjara subteno de aŭ pere de ILEI por instruista trejnado (UAM, RITE…) kaj restarigo de la propraj trejnkursoj. Starigo de multlingva retejo por ILEI por turni nin al la ekstera eduka mondo. Samcele pretigo de dulingvaj varbiloj pri la eduka valoro de Esperanto. Por akceli la terenon, ni unuafoje en 2012 nomumis estraranon por prizorgi eksterajn rilatojn. Intensigo kaj vastigo de regiona agado – tra Latinameriko sekve de la seminario kaj konferenco en Matanzas, tra Azio prepare al Kunmingo kaj sekve de ĝi, kun sukcesa 3a ISOA ĵus okazinta en Koreio.

IPR 13/14

— página 5 del PDF —

• • • • •

•

• • •

•

Sistema pledado ĉe UEA por altigo de la rimedoj por eduka laboro (ILEI disponis en 2009 pri €3000, €4200 en 2012 kaj €6200 en 2013). Juna amiko portita tra ĉiuj obstakloj al sia kvardekjariĝo. Reta voĉdonado enkondukita por nia Komitato – 34 decidoj aŭ aproboj. La estraro okazigis skajpajn kunsidojn kaj retajn voĉdonojn. La liga retejo ĉiusemajne tra la tuta periodo nutrita per freŝaj novaĵoj aŭ aldonaĵoj: buĝetoj, rezultoj, protokoloj regule kaj akurate afiŝitaj por liga travideblo, partneroj kreskis de du (neaktivaj) al 14 (aktivaj); sekcio pri historio starigita por malnovaj skanitaj dokumentoj kaj malkovroj pri nia frua historio (1949-1966). Kontinua trakto de plibonigoj kaj precizigoj en la Statuto kaj Interna Regularo – 53 modifoj akceptitaj. Daŭrigenda tasko, sed laŭproverbe ‘komenco bona, laboro duona.’ Eldono kune kun e@i de Detala Gramatiko de Esperanto kaj reeldono de la populara Manlibro pri la Instruado de Esperanto. Tuj post mandat-komenco, riparado kaj pozitivigo de rilatoj inter ILEI kaj edukado.net, same transformita sinteno al la KER-ekzamenoj. Starigo de kunlaboraj rilatoj kaj komunaj projektoj kun IFEF, AIS, EEU, ALIE, AKEL, Springboard, Kulturcentro Grésillon, Studumo Bydgoszcz, la Arta Kolegio en Kunmingo, Universitato Adam Mickiewicz, (kun IC Herzberg, UEA, TEJO, FIPLV, e@i kaj lernu.net jam ekzistis kunlaboro). Pluraj pli atendas pritrakton. Funkciantaj sekcioj kreskis de ĉ. 28 ĝis 34; se enkalkuli reprezentantojn kaj kontaktpersonojn, de 42 ĝis 52. Membraro kreskis de 674 fine de 2009 ĝis ĉ.730 fine de 2012.

Mi ripetas miajn dankojn al la antaŭaj estraranoj kaj aldonas samon por la nunaj – la atingoj fontis el teamaj laboro kaj kunlaboro. Mankoj ja ne mankas, sed ja mankas spaco detali ilin; ni konscias pri ili kaj en la sekvaj jaroj ILEI, kunlabore kun UEA, provos ŝtopi tiujn mankojn kaj brave eniri novajn terenojn, por ke ambaŭ organizoj pli trafe kaj moderne plenumu siajn ekzistokialajn celojn. Stefan MACGILL

IPR 13/15

— página 6 del PDF —

Ĉu Zamenhof estis freneza? Pri instruado de Esperanto kaj pri la nova „lernu”. de Renato CORSETTI (Università degli Studi di Roma „La Sapienza”, Italio) 1. Enkonduke Foje oni bezonas infanojn, por diri, ke la reĝo estas nuda. Ion tian oni devas diri rilate al la instrumetodoj pri lingvoj. Neniu profesoro kaj neniu lingvoinstruisto kuraĝas diri tion al vi. Eĉ male oni insistas pri tio, ke estas mirakle efike lerni unue la verbojn kaj poste la adjektivojn, kaj ke la sugestopedia metodo lernigas lingvojn dum vi dormas. Aliflanke, se ili pravus, nun oni lernus lingvojn pli facile ol oni lernis ilin en la tempo de la praaj egiptoj. Sed, bedaŭrinde, nun oni lernas ilin same malfacile. Certe oni havas komputilojn, kiuj povas prezenti al vi la materialon en tre kolora formo, kiam ajn vi deziras tion. Certe oni havas librojn kaj diskojn. Sed tiuj estas nur supraĵaj aspektoj. Antikvaj egiptoj kutimis sendi sep-jarajn infanojn loĝi dum sep jaroj en la lando, kies lingvon ili devis en la posta vivo interpreti. Tio nuntempe havas la nomon „full immersion” (plena mergiĝo) aŭ simile, sed esence temas pri la sama afero. Lerni lingvojn postulas multan tempon kaj multan laboron nun kiel ĉiam antaŭe. Alia afero, kiun nur infano povus diri al vi, estas, ke ne estas vero, ke ĉiuj lingvoj estas samaj, kiam temas pri lernado. Ĉiu el ili havas siajn facilaĵojn kaj malfacilaĵojn. Pri la angla ĉiuj scias, ke la manko de deklinacioj estas granda facilaĵo por eŭropaj infanoj kutimiĝintaj lukti kontraŭ la latina, dum la elparolo estas granda malfacilaĵo. Sed la samo validas por ĉiu lingvo. La latina „consecutio temporum”, uzo de la tempoj en subordigitaj frazoj, estas io, kion malmultaj en la antikva Romo mem kapablis finlerni, la dekoj da formoj de la pluralo en la araba, la tonoj en la ĉina ktp. estas apartaj malfacilaĵoj de apartaj lingvoj. Do, ĉiu lingvo devas esti lernata siamaniere, kaj oni devas konsideri evidente ankaŭ la lingvon de la lernanto. Ne estas same instrui la hebrean al mi, itallingvano, aŭ al arabo, parolanta similstrukturan lingvon.

IPR 13/16

— página 7 del PDF —

2. Ĉu Esperanto estas facila aŭ malfacila? Ni ĉiuj scias, ke E-o estas facila. Ree, ne kredu al la fakaj lingvistoj, kiuj provas diri, ke ĉiuj lingvoj estas same malfacilaj. Ili ne scias, pri kio ili parolas. E-o estas pli facila ol aliaj lingvoj, ĉefe ĉar ĝi ne havas esceptojn kaj la reguloj estas malmultaj kaj surface facilaj. Alivorte tiuj, kiuj konscie provas enkonduki malregulaĵojn en E-on kaj provas igi ĝin pli eŭropa, devus esti konsiderataj krimuloj kaj juĝataj de internacia kortumo pri lingvaj rajtoj. Por neeŭropanoj estas problemoj pri la vortostoko, tio estas vera, kaj estas pliaj problemoj pri la eŭropeca funkciado de pluraj aspektoj de la gramatiko, sed Esperanto restas pli facila ol aliaj eŭropaj lingvoj. Sed je la pli profunda nivelo Esperanto ne estas facila kaj ĝi ne estas komprenebla, se oni ne havas apartan senton pri lingvoj aŭ, se oni ne havis tre bonan instruiston. Esperanto ne funkcias kiel la franca aŭ la germana, kvankam surface ĝi ŝajnas tia. Do, evidente ĝiaj malfacilaĵoj nestas en tiu struktura malsameco kaj tion oni devas klarigi al la lernantoj. Kial, ekzemple, la Universala Vortaro, parto de la netuŝebla Fundamento, ne enhavas kompletajn vortojn sed nur radikojn? Ĉu pro tio, ke Zamenhof estis freneza aŭ ŝatis ŝerci? Vidu, ekzemple, peceton de la litero A: abat’ abbé | abbot | Abt | аббатъ | opat. abel’ abeille | bee | Biene | пчела | pszczoła. abi’ sapin | fir | Tanne | ель | jodła. abomen’ abomination | abomination | Abscheu | отвращеніе | odraza. abon’ abonner | subscribe | abonniren | подписываться | prenumerować. ablativ’ ablatif | ablative | Ablativ | творительный падежъ | narzędnik. abrikot’ abricot | apricot | Aprikose | абрикосъ | morela. absces’ abcès | abscess | Geschwür, Eiterbeule | нарывъ | wrzód. absint’ absinthe | absinthium | Wermuth | полынь | piołunkówka. acer’ érable | maple | Ahorn | кленъ | klon. aĉet’ acheter | buy | kaufen | покупать | kupować. sub’aĉet’ corrompre | corrupt | bestechen | подкупать | przekupyvać. Kial ĝi prezentas nur radikojn? Ĝi faras tion, ĉar E-o ne konsistas el vortoj sed el radikoj. Tiun parton de la Fundamento oni tuj kaj abunde forgesis kaj tuŝis. Prezenti vortaron kun radikoj kaj ne kun vortoj ŝajnis al niaj unuaj vortaristoj io neebla. Finfine oni faras tion nenie en Eŭropo. Tiel tiuj vortaristoj kontribuis al „malinstruado” de E-o aŭ al instruado de „Malesperanto”.

IPR 13/17

— página 8 del PDF —

Ĝis hodiaŭ, kun apenaŭaj esceptoj, ĉiuj vortaroj havas vortojn, ne radikojn, kvankam ili provas diversmaniere prezenti ankaŭ la variaĵojn kun la sama radiko sed kun alia finaĵo. Ekzemple la plej bona E-vortaro en la nuna mondo, alivorte la vortaro Esperanta-angla de John WELLS1, provas prezenti sub la kapvorto ankaŭ la vortojn kun aliaj finaĵoj. Ekemple ni prenu la kapvorton „impulso”. Ĝi diras: „impulse, impetus; -i impel”. Evidente tiu estas ekzemplo de provo ne instrui Esperanton kiel oni instruus la francan. Sed ni estas ankoraŭ malproksimaj de insistado pri tio, ke E-o funkcias per radikoj. 3. Ĉu Zamenhof estis freneza? Ni jam demandis nin, ĉu Zamenhof aranĝis la Universalan Vortaron en tiu maniero, ĉar li estis freneza? La respondo laŭ mi estas laŭta „ne!” Li sciis, kion li faras. Finfine li estis la kreanto de la lingvo. Ni lasu lin mem paroli: „Mi aranĝis plenan dismembriĝon de la ideoj en memstarajn vortojn… [ekzemplo: frat-in-o = ina frat-o]… Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alikonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), – li eĉ ne supozas, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo.”2 Li sciis, kion li faras. Li volis fari lingvon en kiu vi rajtas uzi la radikon „tabl-” kiel radikon de la vortoj „tabl-o”, „tabl-a”, „tabl-i”, kaj „manĝ-” kiel parton de „manĝ-i”, „manĝ-o” kaj „manĝ-a”, por ne paroli „tabl-manĝ-a” kaj „manĝ-tabl-a”. Kiu klarigas al la lernantoj ke E-o funkcias tiel? Kiu klarigas la signifon de la unuaj versoj de la Siberia lulkanto de Julio BAGHY:

1

Wells, J. C. (1969) Concise Esperanto and English Dictionary, Sevenoaks: Teach Yourself Books – Hodder and Stoughton 2 Zamenhof, Lazaro Ludoviko, Unua libro de la lingvo Esperanto en Fundamenta Krestomatio, 12-a eldono, paĝo 248.

IPR 13/18

— página 9 del PDF —

Hirte flirte flugas haroj, siblas vintra vent’… Morde torde ŝiras koron larmoj kaj la sent’… Kant’ patrina plore sonas, dormas filo en lulil’… Noktripozon por li donas sonĝ’ infana en trankvil’… aŭ tiujn de lia kolego Kálmán KALOCSAY en Somernokto: Kiel jubile ĉiuj griloj Per sia ĉirpo frenezumas! Inter la herboj la lampiroj Diskrete, sole por si, lumas. Se oni ne komprenas tion, oni estos devigata sekvi la spurojn de tiuj membroj de la Lingva Komitato, kiuj en la unua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro enkondukis la radikon „tragedi-” kaj en la tria Aldono la radikon „tragik-”, ne komprenante ke en Esperanto „tragedia” jam sufiĉas.3 4. La „facila vorto” de la lerno-programo „lernu.net” Ĉiuj ĉi tiuj ĝisnunaj teoriaj konsideroj portas nin al praktika apliko de ili al iu tre modesta laboro: klarigi al la lernantoj de E-o pere de la programo „lernu.net” proksimume 1 000 facilajn vortojn. La elektado de la vortoj okazis per iom banala kunmeto de la unuaj 500 radikoj el la listo de la facilaj vortoj de Kontakto, kun la unuaj 500 radikoj de la oftecolisto de la parolata E-o de Zlatko TIŠLJAR, kun la unuaj 500 radikoj de oftecolisto kreita de Erin PIATESKI surbaze de literaturaj tekstoj kaj kun la vortoj uzataj en la rakonto, kiu estos la instru-rakonto uzota de la nova „lernu.net”. Nun, klarigi tiujn radikojn aŭ vortojn al lernantoj, kiuj estas komencantoj, ne estas io facila el la teoria vidpunkto. La unua demando estis ĉu klarigi vortojn aŭ radikojn? La decido estis facila. Ni klarigu E-on, kia ĝi estas. Sed la dua demando estis, kiel klarigi la kontraŭdiron pri tio, ke ĉiu radiko 3

Verdire en la unua Aldono, oni ankaŭ enkondukis la kvazaŭradikon „tragi-” por formi la vorton „tragikomedi-o”.

IPR 13/19

— página 10 del PDF —

havas signifon substantivan, adjektivan aŭ verban enkonstruitan en la radikon mem. Do, „martel-” esence estas „martel-o” (aĵo por enbati najlojn), dum „manĝ-” esence estas „movi la dentojn kaj engluti manĝaĵon”, alivorte „manĝ-i”. Tion oni klarigas per aldono de la koncepto „baza vorto”, kiu devus instrui, ke ĉiu radiko en E-o estas rekte kunligita kun vorto kaj surbaze de tiu unua signifo transformiĝas al aliaj signifoj per aldono de aliaj finaĵoj. La posta difino rilatas al tiu baza vorto, sed la ekzemploj provas montri ĉiujn signifojn de la radiko kunmetita kun la aliaj finaĵoj: -a, -o, -i, -e. La tradukoj tradukas la bazan vorton komence, sed poste ĉiujn aliajn eblojn. Ni donu konkretajn ekzemplojn: 1. „abomeno” radiko: abomenbaza vorto: abomen-o difino: Malamego pro fizike aŭ morale tre malplaĉaj ecoj. Ekzemploj: Ja vi scias, ke mi abomenas araneojn. Ne necesas senti al li abomenon. Via agado estis abomena. Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton. Ne faru tiel, se vi ne volas abomenigi vin de aliaj. Nun mi trovas tiun projekton abomeninda. angle: loathing; -i to loathe; -a loathsome. ĉine: 憎恶,可恶的事. france: (une) détestation, abomination; -i = détester, abominer; -a = détestable, abominable. germane: Abscheu, Ekel; -i = Abscheu, Ekel empfinden; -a = abscheulich, ekelhaft. hispane: abominación, repugnancia; -i = abominar, detestar; -a: abominable, detestable, repugnante. hungare: utálat, undor; -i = utál, undorodik; -a = utálatos, undorító. portugale: repugnância, asco, horror, abominação; -i abominar, detestar, sentir repugnância de; -a abominável, detestável, repugnante. ruse: ненависть, отвращение из-за физических или моральных качеств (свойств) объекта; -i = испытывать отвращение, относиться с отвращением; -a = отвратительный, мерзкий, гадкий, противный.

IPR 13/110

— página 11 del PDF —

2. „-aĉ” difino: montras malaltan kvaliton. Ekzemploj: Malriĉuloj loĝas en domaĉoj. Riĉuloj malŝatas la popolaĉon. Per aĉaj iloj ne estas eble labori. Ne ĝenu min per tiaj aĉaĵoj. angle: awful; -e awfully; -i to be awful. ĉine: 表示不好的,差劲的后缀. france: -a = sans valeur, moche, piètre, méprisable; correspond au suffixe ace dans populace, -asse dans vinasse, fadasse. germane: Die Nachsilbe wirkt herabsetzend, drückt schlechte Qualität aus: hundo – Hund, hundaĉo – Köter, romano – ein Roman, romanaĉo – ein Schundroman. hispane: de baja calidad o valor. hungare: silányító jelentésű képző; aĉa – vacak; domaĉo – kalyiba, ĉevalaĉo – gebe; molaĉa – puhány; skribaĉi – firkál, kantaĉi – kornyikál. portugale: de baixa qualidade ou valor (fisica ou intelectualmente), desprezível. ruse: суффикс, обозначающий низкое качество, никчёмность, непригодность, малоценность, выражающий презрение, пренебрежение, неуважение. Например: ĉevalaĉo – лошадёнка, кляча, libraĉo – книжонка, ridetaĉi – ухмыляться, кривиться в улыбке. 3.

„aĉeti” radiko: aĉetbaza vorto: aĉet-i difino: ekhavi per pago. Ekzemploj: Li ĵus aĉetis novan domon per multe da mono. Malhonestuloj subaĉetis registarajn oficistojn. Ĉe kelkaj antikvaj popoloj la sklavoj povis sin elaĉeti. Potenca ekonomia grupo foraĉetis la tutan haveblan sukeron por vendi ĝin je pli alta prezo. angle: to buy; -o a purchase; -a buying, purchasing (adj.) ĉine: 买 france: acheter, obtenir contre argent; -o = achat, emplette germane: kaufen; -o = der (Ein)kauf

IPR 13/111

— página 12 del PDF —

hispane: comprar hungare: vesz, vásárol; -o = vétel, vásár, vásárlás portugale: comprar; sub- subornar; el- redimir, resgatar; for- açambarcar ruse: купить; о = покупка; -a = покупнoй (связанный с покупкой), покупательный (aĉeta prezo – покупная цена; закупочная цена). Temas pri modesta laboro, kiu eble utilos por doni al la komencantoj ĉe „lernu” la ideon, ke E-o funkcias per radikoj, kaj ke tiu estas la malfacilaĵo, se vi ankoraŭ ne apartenas al lingvogrupo, kiu funkcias same.

Kiom internacia estas via vorto? Kvantigo de la 15a regulo de Johan DERKS (Serbio) La koncepto „internacia vorto” neniam trovis ajnan ĝenerale akceptitan difinon. La priskriboj povas enhavi malprecizan kvant-indikan terminon kiaj pluraj aŭ la plimulto, eĉ la signifo povas dependi de la lingvo el kies vidpunkto la priskribanto volas difini ĝin. Tial, ŝajnas neeble fari eventualan sciencan esploradon pri la situacioj kaj kondiĉoj kial iuj vortoj estas internaciaj kaj aliaj ne. La interaga programo „Kiom internacia estas via vorto?”, eldonita de J.H. Derks en la retejo www.esp-evoluo.org, provas kompensi ĉi tiun preterlasecon proponante naŭ kvantajn difinojn kiujn oni povas prezenti en tabelo kun du enirvojoj. La unua enirvojo permesas elekti inter tri metodoj, t.e. simple nombrante la lingvojn kiuj enprenis la koncernan vorton, pesante ilin laŭ iliaj nombroj de denaskaj parolantoj aŭ difinante por la koncernataj lingvoj po parametro, nomata „virtuala akademia valoro”, kio kunportas akcepti Rawlsecan4 difinon de lingvovaloro. La dua enirvojo permesas al la uzanto elekti lingvaron por la statistika kalkulo bezonata cele determini la „gradon de internacieco”, surbaze de la 4

Vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/John\_Rawls

IPR 13/112

— página 13 del PDF —

decido de la uzanto pri tio, ĉu la traduko de la koncerna vorto sufiĉe similas la originalon aŭ ne. Unu lingvaro estas la „fontolingvoj” de E-o, kio kondukas al rezulto ĉu la vorto aŭtomate apartenas al E-o aŭ ne laŭ ortodoksa interpreto de la „dekkvina regulo” en la Esperanta gramatiko, alia estas 28 gravaj eŭropaj lingvoj, la tria 51 gravaj lingvoj tutmonde. La ideo proponi tiujn naŭ difinojn nur celas, laŭ la programinto, progresigi komprenon de kaj esploradon pri la fenomeno „internaciaj vortoj” kaj helpi al esperantistoj apliki la dekkvinan regulon en moderna maniero. Laŭ la Vikipedia artikolo pri lingvistiko, internaciismo aŭ internacia vorto estas vorto kiu enpreniĝis en plurajn lingvojn kun la sama aŭ almenaŭ simila signifo kaj etimologio. Ĉi tiuj vortoj ekzistas en „pluraj malsamaj lingvoj rezulte de samtempaj aŭ sinsekvaj enprenoj el la origina fonto”.5 En kelkaj planlingvoj, kiel Ido, Interlingua kaj Esperanto, la koncepto de internaciismo estas grava, ĉar la kreado de vortotrezoro baziĝas ĝuste sur enprenado de tiuj internaciaĵoj. Por Interlingua ĝi estas la savrimeno por krei ĝian tutan vortostokon, dum por E-o, laŭ ĝia kreinto, ajna parolanto de la lingvo povas enkonduki siajn proprajn novajn vortojn, kondiĉe, ke ĝi serĉas la konsilojn de tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel plej aŭtoritataj en la E-komunumo. Ĉi tiu libereco krei novajn vortojn en E-o ĝis nun ne kondukis al granda disopiniado. Pli ĝuste, ĝi estas grava faktoro por la disvolviĝo de la lingvo. Tamen, ekzistas diversaj skoloj de pensado pri la principoj kiujn enkondukoj devas plenumi. Verkistoj, kiuj uzas novajn vortojn, kutime precizigas iliajn signifojn en piednoto aŭ en aparta listo da neologismoj. Malofte verkisto proponas novan vorton, kiu portas neniun rilaton al iu ajn el la fontolingvoj de E-o.6 Ŝajne la fakto, ke E-o estas pli dependa por sia evoluo de skribata mesaĝado ol de parola komunikado, sufiĉas por malhelpi dialektformadon. La publikigo de vortaroj havas ankaŭ fortan normigan influon. La fontolingvoj de E-o ne estas klare difinitaj. Ĉi tiu temo estas tamen grava en rilato al la „dekkvina regulo” de la Fundamenta Gramatiko, kies unua parto tekstas: La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo E-o sen ŝanĝo, 5 6

Citita el I.V. Arnold, kiun mi ne sukcesas identigi Krom se ĝi nomas ne-Eŭropan objekton aŭ kulturan fenomenon.

IPR 13/113

— página 14 del PDF —

ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo. Ĉio ĉi montras, ke en la viverao de Zamenhof (1859-1917) lingvistoj kaj la E-komunumo ĉiuj konsentis, ke E-o estas eŭropa lingvo. Per „la plimulto de la lingvoj” estis celita la plimulto de eŭropaj fontolingvoj. Ne malfacilas dedukti el primaraj7 kaj sekundaraj8 esploroj kiuj estas tiuj fontolingvoj9: du ĝermanaj lingvoj (germana kaj angla), du slavaj (pola kaj rusa) kaj tri aŭ kvar latinidaj (franca, hispana, itala aŭ la portugala).10 En tutmondiĝanta mondo, kie la influo de la ne-eŭropaj lingvoj, pro sia nombro de parolantoj aŭ sia ekonomia signifo, senĉese kreskas, ankaŭ tutmondeca interpreto de la dekkvina regulo eblas. Ankaŭ tiam necesas distingi inter grandaj kaj malgrandaj lingvoj, kiel Zamenhof faris jam pri la eŭropaj lingvoj, ĉar li prenis el inter ili nur tiujn konsideratajn „gravaj civilizitaj” lingvoj. Tio instigis min ekformi ilon, kiu, depende de la uzelekto el tri malsamaj kriterioj difinantaj la gravecon de lingvo, permesas determini kiun gradon de internacieco iu certa vorto havas. En la E-versio de ĉi tiu interaga programo unue estas kalkulita la grado de internacieco de vorto, laŭ la sep aŭ ok eŭropaj lingvoj menciitaj supre. En la angla versio tiu aliro ne estas uzata kaj la demando estas simple „How international is your word?” (Kiom internacia estas via vorto?) Tie, kiel en la E-versio, estas ekzamenataj kaj la 28 eŭropaj lingvoj kun minimume tri 7

Celataj estas: 1) „Fundamento de Esperanto”, kiu en la unua renkontiĝo de e-istoj rekonata kiel „tutmonda kongreso”, en 1905 en Bulonjo ĉe Maro, estis aprobita kiel la netuŝebla bazo de E-o, kaj postaj eldiroj, speciale de la iniciatinto L.L. Zamenhof mem, pri ĝia signifo. 2) la lingvoj en kiuj la „Unua Libro” (en kiu E-o estis publikigita) eldoniĝis en 1887 kaj postaj jaroj 8 Sekundaraj esploroj estas tiuj de Helmut Welger, American Philosophical Society kaj Alfred Michaux 9 Tio aplikiĝas ĉefe al la kreado de novaj radikvortoj. Por la Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento, oni povas asigni ankaŭ Latinon fontolingvo. 10 Tiu ĉi listo preskaŭ plene koincidas kun la listo de tiel nomataj kontrollingvoj por la planlingvo Interlingua. La primaraj kontrollingvoj estas la angla, franca, itala, hispana kaj portugala, el kiuj la hispana kaj portugala estas prenataj kiel unu lingvo. La sekundaraj kontrollingvoj estas la germana kaj rusa. Laŭ la regulo de tri, vorto akiras enprenrajton en Interlingua se ĝi enestas en minimume tri el la kvar primaraj kontrollingvoj, dum unu el aŭ ambaŭ sekundaraj kontrollingvoj povas anstataŭi primaran kontrollingvon. (vidu http://en.wikipedia.org/wiki/ Interlingua_and_eligibility_of_international_words)

IPR 13/114

— página 15 del PDF —

milionoj da parolantoj kaj la 51 lingvoj en la mondo kun almenaŭ tri milionoj da parolantoj, estante ankaŭ traduklingvoj en Google Translate. Espereble la programo helpas al la uzanto gajni pli realecan ideon pri la transprenado de vortoj inter lingvoj kaj pri tio kiuj lingvaroj manifestas sin kiel lingvogrupoj klare influantaj unu la alian, sed havantaj malmultan aŭ neniun afinecon kun aliaj lingvaj grupoj. Unu el tiuj grupoj estas la anglolatinida lingvogrupo. Pro la vasteco de ĝuste tiu lingvogrupo inter eŭropanoj ekzistas ofte falsa sento pri internacieco de vortoj, kiu estas bazita nur sur ilia larĝa distribuiteco en la eŭropaj lingvoj. Jes ja ekzistas internacia rekonateco de eŭropaj vortoj pro la amasa lernado de fremdaj (eŭropaj) lingvoj ekster Eŭropo. Tamen, ĉi tio koncernas tre limigitan vortostokon. Se ni apartigas tiun, tiam la tutmonda videbleco de eŭropaj vortoj estas multe malpli alta ol atendate. Interese tamen estas ke ekzistas ankaŭ vortoj, kiuj penetris vere en ĉiujn angulojn de la lingva universo. Prenu la vorton arsenalo, kiu estas komuna kaj en la ĉina (13 lingvoj kun 1,2 miliardoj da denaskaj parolantoj) kaj la araba (224 milionoj da denaskaj parolantoj). Ĝi estas devena el la araba Dar As-ṣinā’a (domo de konstruado) kaj penetris el tie en la italan kaj ĉinan. 85,1% de la monda loĝantaro scias „arsenalo” en sia propra lingvo. Se konsideri la gravecon de lingvoj – kaj tio estas farita en la programo de www.esp-evoluo.org – tiam ĝia grado de internacieco estas 90,7%. Por Eŭropo tiu speco de grado de internacieco estas eĉ 100%. Kiel pluraj vortoj ankaŭ povas konkurenci pri internacia konateco, videbliĝas ekz. el la sinonimoj akumulatoro, baterio kaj pilo. Akumulatoro en Eŭropo estas la plej internacia vorto (97,0%), dum tutmonde tiun honoron ricevas baterio (75,2%). Ankaŭ por vortarscienca esplorado el ne-eŭropa perspektivo la ebloj de la interaga programo estas senlimaj. Koneco de la latina alfabeto estas supozata. Por la tradukoj bazitaj sur Google Translate en preskaŭ ĉiuj kazoj la latina transskribo estas donata. Kie tio ne okazas, nome por la araba, la hebrea, la persa kaj la urdua, plusendo estas enprogramigita al retejo kiu ja montras la transskribon. Kompreneble, la tradukoj donataj de Google Translate devas esti rigardataj atente. Tiucele la programo ankaŭ donas avertojn kaj klarajn instrukciojn.

IPR 13/115

— página 16 del PDF —

BEK-kurso (1981-2013) kaj la tradicia Cseh-kurso (1925-1995). Kiaj estas la diferencoj? de Dennis Edward KEEFE (Universitato de Nankino, Ĉinujo) Mi ĵus finlegis la tre interesan libron faritan de Katalin KOVÁTS pri la instrua vivo de Tiberio MORARIU, unu el la plej aktivaj instruistoj en la historio de la Esperanto-movado. S-ro Morariu utiligis la faman Cseh-metodon por instrui milojn kaj milojn da gelernantoj, ĉefe en Svedujo, sed ankaŭ en najbaraj landoj kiaj Danujo, Germanujo, Svislando kaj Aŭstrio. Kiel multe da esperantistoj bone scias, la metodo utiligata de Morariu, la Cseh-metodo, estis probable la plej uzata el ĉiuj Esperantaj instrumetodoj en nia historio; ankoraŭ hodiaŭ ĝi havas multe da entuziasmaj adeptoj, kiuj, kiel Morariu, lerte utiligas la Cseh-metodon por instrui kaj altiri novajn homojn al Esperanto. Pro la populareco de la Cseh-metodo, kaj ankaŭ pro ĝiaj klaraj principoj, kaj la preciza enhavo de la kurso, mi volas uzi la Cseh-metodon por kompari la relative nekonatan, sed relative efikan BEK-kurson, de kiu mi mem estas la aŭtoro. Multe da homoj kiuj ne estas profesiaj lingvoinstruistoj, kaj kiuj ne havas multe da spertoj pri instruado de lingvoj ofte alvenas al la misa konkludo ke la Cseh-kurso kaj la BEK-kurso iel similas. Tamen, la vero estas, ke la du lernigo-sistemoj estas tiel malsamaj kiel karbo kaj kotono. Kiaj do estas la fundamentaj diferencoj? Mi listigos ilin. Diferenco 1: TEMPODAŬRO: La BEK-kurso (poste, BEK) estas multe pli longdaŭra ol la Cseh-kurso (poste, ĈEK). En Eŭropo, BEK daŭras 80 horojn, kaj en Ĉinujo kaj Japanio, pli ol 200. ĈEK, aliflanke, ofte finiĝas post 20 ĝis 40 horoj da instruado. Diferenco 2: MULTMETODECO: BEK estas multmetoda kurso, kaj la elekto de la metodo por instrui dependas kaj de la instruisto, kaj de la speco de gelernantoj, kaj de la situacio, ĉu eŭroplingva aŭ azilingva, ekzemple. Ni diru, ke BEK klare dividas la lecionojn inter instruado kaj praktikado, kaj dum la INSTRUADO, la kursgvidanto povas utiligi kian ajn metodon: la

IPR 13/116

— página 17 del PDF —

tradukan metodon, la rektan metodon, la komunikivan metodon kaj kiun ajn alian. Ne gravas la instrua metodo en BEK. Dum la praktikada parto de BEK, tamen, la gelernantoj utiligas nur E-on. En ĈEK, la instruanto utiligas la rektan metodon, kaj nur ĝin. Ĉu instruante, ĉu praktikigante, la instruisto uzas nur la rektan metodon. Diferenco 3: KAPABLECOJ: BEK celas ne nur la fluan paroladon de la lernanto, sed ankaŭ la sendependan legokapablon. Ĉe la fino de la BEKkurso gravas, ke la gelernantoj kapablu utiligi PIV-on kaj kapablu kompreni la relative malfacilajn gramatikaĵojn trovatajn en nia literaturo kaj skriba lingvo. ĈEK, kiel bone konate, estas, antaŭ ĉio, paroliga kurso. Diferenco 4: LIBERA ESPRIMADO: Unu de la celoj de BEK estas libera parolado, libera skribado. Ekde la unua tago, gelernantoj faras parolekzercojn kaj skribekzercojn en kiuj ili devas paroli aŭ skribi, libere, tre longe, almenaŭ 20 aŭ 30 frazojn. Tia ekzercado estas malofta en ĈEK, kie la gelernantoj koncentriĝas ĉefe pri la ĥora ripetado, kaj unufrazaj respondoj. Diferenco 5: INTENSIVECO: BEK sukcesas pli bone kiam la lernado estas tre tre intensiva, kutime ok horojn ĉiutage. Tiu tre alta nivelo de intenseco eblas pro du kialoj: unue, la plejparto de la laboro okazas en grupetoj, sendepende, kaj tiel la instruisto ne laciĝas. Due, la instruisto multe variigas la lecionojn, ŝanĝante la metodon, ŝanĝante la celkapablon, ŝanĝante la ritmon, alternante inter legado, parolado, skribado, aŭskultado, ekzamenado ktp. Kun tiaj ŝanĝoj, malfacilas enuiĝi aŭ tro laciĝi. ĈEK, laŭ Andreo CSEH, funkciis pli bone kiam la ĉiutaga lernotempo ne preterpasas 2 aŭ 3 horojn. Li diris, ke post la dua horo de leciono, la gelernantoj kaj la instruisto komencas tro laciĝi. Diferenco 6: GRUPLABORO: BEK gelernantoj praktikas en grupetoj de 3 aŭ 4 homoj ĝis 90 elcentoj el la tuta kursotempo, sen la observo aŭ aŭskultado de la instruisto. En ĈEK, tradicie la praktikado okazas sub la rekta gvidado de la kursgvidanto. Ĥora ripetigo kaj ripetado estas oftaĵoj en ĈEK, sed maloftaĵoj en BEK. Diferenco 7: OFTECO DE NIVELO-KONTROLADO: BEKanoj ekzameniĝas unu aŭ dufoje ĉiutage per skriba ekzameneto. Parolado-ekamenetoj ankaŭ oftas en kiuj la lernanto devas paroli almenaŭ 20 ĝis 50 frazojn

IPR 13/117

— página 18 del PDF —

sinsekvajn sentraduke. Skribaj ekzamenoj, laŭ mia scio, estis maloftaĵoj dum la tradicia ĈEK. Parolekzamenoj, kiam la lernanto parolas longe kaj libere, ne okazas ofte en ĈEK. Diferenco 8: AMUZILOJ: BEK-instruado okazas sen motivigiloj aŭ amuzaĵoj. Oni ne ludas, oni ne kantas, oni ne ŝercas. Ĉio baziĝas sur la lernado de vortoj kaj gramatiko, kion BEK konsideras sufiĉe interesa. BEK estas tre serioza kurso. ĈEK provas je ĉiu paŝo esti interesa kaj alloga por la lernanto. Diferenco 9: HEJMTASKOJ: En BEK, ili ege abundas. La gelernantoj devas lerni novajn vortojn, prepari por ekzameniĝi ĉiutage, legi kaj skribi multe. Hejmtaskoj estas farataj vespere kaj estas donataj al la kursgvidanto por korektado antaŭ la komenco de la sekva kurso. En ĈEK, hejmtaskoj relative maloftas. Diferenco 10: SKRIBO-KAPABLO, LEGO-KAPABLO: Tuta duono de BEK koncentriĝas sur la skriba lingvo kie oftege troviĝis nefacilaj gramatikaj punktoj. Abundas ekzercoj pri ig- kaj iĝ- kaj pri la 18 participoformoj. ĈEK, aliflanke, donas nur kelkajn ekzercojn, sed plejparte tia enhavo estas malpli ol 5% el tiu de BEK. Diferenco 11: ROLO DE LA KURSGVIDANTO: La rolo de la instruisto de BEK estas multe pli libera. La instruanto povas ŝanĝi la lernomaterialon kaj miksi ĝin kun aliaj lernomaterialoj, kun aliaj kursoj. Krome, la rolo de la instruisto estas multe pli malcentra. En BEK la praktikado ĉefe okazas en grupetoj de tri aŭ kvar gelernantoj, kiuj daŭre kune lernas kaj kune praktikas. La instruisto, do, ludas gravan, tamen ne tiom centran rolan. La rolo de la kursgvidanto estas pli tasko-organizanto ol gramatiko-instruanto. En ĈEK la instruisto estas la centro de la kurso, preskaŭ ĉiam. Forprenu la ĈEK-instruiston kaj la leciono haltas. Faru la samon en BEK, kaj la kursanoj daŭre laboras engrupe sen instruisto. Diferenco 12: TRADUKADO: BEK, speciale en Azio, dependas de la tradukado por lerni la plejparton de la novaj vortoj. Tamen estas grave, ke la lernado de la vortoj okazu ANTAŬ la praktikado. En BEK kvankam oni lernas multege da vortoj tradukante, tamen lernantoj ne tradukas tutajn frazojn. Ili tradukas individuajn vortojn, sed nur por eklerni ilin. Poste ili

IPR 13/118

— página 19 del PDF —

praktikos sen tradukado. En ĈEK, tradukado ne estas permesata, kiel en ĉiaj rektaj metodoj. Ĉio okazas en kaj per E-o. Diferenco 13: PERFEKTECO DE LA INSTRUADO: La BEK-instruisto ne tiom zorgas pri la perfekta prezentado de la gramatikaĵoj. La emfazo estas sur praktikado, ne instruado. En ĈEK, instruistoj ege ege zorgas pri la prezentado kaj instruado de nova materialo. Diferenco 14: PARTECO AŬ TUTECO: La kursgvidanto de BEK povas utiligi BEK kiel parton de alia kurso. BEK fundamente estas ekzercaro, kaj tiasence, ĝi estas kiel ingredienco en supo, utiligota kiam oportunas. Malfacile, tamen kursgvidantoj povas ĉerpi el ĈEK, laŭ mi. ĈEK iasence estas multe pli bone konstruita ol BEK, ĉar ĉiu paŝeto en ĈEK tre delikate rilatas al la antaŭa kaj al la sekva partoj. Diferenco 15: LERTECO de la INSTRUISTO: BEK-kursgvidantoj ne bezonas esti tre viglaj aŭ tre interesaj homoj. BEK ne bezonas ian aktorecan stilon. La instruantoj ne bezonas havi fortan personecon. Eksperimentoj pri BEK en Hispanio, Francio, Usono kaj nun en Ĉinio montras, ke BEK listiĝas inter la plej facile instrueblaj kursoj. ĈEK, aliflanke, bezonas lertan, bone trejnitan, energian instruanton. Do nun, vi, kara leganto, bone konstatas, ke BEK kaj ĈEK ege malsimilas kiel ŝipoj kaj ŝafoj. Tamen, ĉu ili ne havas etan ion similan? Ĉu ne estas komunaj partoj de tiuj kursoj? Tio eble estus alia artikolo, multe multe pli mallonga, do por ne atendigi vin, mi diru, ke ambaŭ kursoj relative zorge elektas la gramatikan ŝtuparon. Kion oni prezentas unue, kaj due kaj poste tio estas sufiĉe klare priskribita en ambaŭ kursoj. Tamen, ni ne forgesu la diferencon, jam menciitan, ke ĈEK limigas ĝin ĉefe al la parola gramatiko, dum BEK rekte alpaŝas IG- kaj IĜ, kaj la 18 participoformojn. Fakte, preskaŭ duono de la kurso BEK dediĉas sin al tiaj gramatikaĵoj. Konklude, BEK kaj ĈEK estas tre malsimilaj kursoj, sed ĉu estas diferenco rilate lerno-rezultojn? Tio estas tute alia demando, kaj nur la utiligantoj de tiuj metodoj povas prikomenti tion. Ĉiaokaze, mi ĉiam diras al ĉiuj el miaj BEK-kursgvidantoj, ke estas bone lerni pri aliaj metodoj, aliaj aliroj, aliaj kursaroj. Koni ĈEK en profundeco estas bona helpilo por kiu ajn instruisto de E-o. Sed ankaŭ koni la tre malsimilan BEK.

IPR 13/119

— página 20 del PDF —

Iam instruisto – ĉiam instruisto Lastan jaron pensiuliĝis nia iama redakciano Franz-Georg RÖSSLER. Li povas retrorigardi al pli ol 45 jaroj da propra instruado en diversaj funkcioj. Ankaŭ E-o ludis konsiderindan rolon. Cetere, li taksis sin malpli „konscia pedagogo” ol „praktika instruisto”. Li rakontu mem: Klarigi, ekspliki ion, tio jam dekomence apartenis al la propraj trajtoj. Sed la vojo de komunikema junulo al profesia instruisto povas esti kurba. Longe baris ĝin miaj ŝajne ĉion sciantaj instruistoj, kiuj disdonis lerno-taskojn, kies celojn kaj rezultojn mi tiam nur povis diveni. „Instruisto vi mem ne povas fariĝi. Vi neniam atingos la scion kaj la kapablon de viaj instruistoj”, mi sugestis al mi. Sed miaj konoj pri la muziko, la preferata fako, jam en la gimnaziaj jaroj instigis instrui la orgenan teknikon al kuzo kaj konatigi mian estontan edzinon kun la bekfluto. Dum la armea deĵorado en la sanitara servo oni komisiis al mi gvidi kursojn pri Unua Helpo. Iom post iom mi komprenis, ke akiri eruditecon kaj transdoni la spertojn estas kontinua afero. Mi memstare preparis la enirigan ekzamenon al muzika altlernejo por fariĝi gimnazia instruisto kaj sukcesis en ĝi. Por la ekstudado de la aliaj fakoj geografio kaj muzikscienco, sufiĉis la abiturienta dokumento. En pli altaj semestroj iam kumuliĝis la lernokvanto tiom, ke mi intencis redukti la premon, transirante al la studado nur por bazaj klasoj. Sed modeloj pri tia ŝajna plifaciligo avertis kaj spronis al la venkado de la lastaj obstakloj. Hodiaŭ neimageble, tiam dum la tuta studotempo ni gestudentoj nek aŭskultis unu lecionon pri pedagogio, nek praktikumis unu horon en ia lernejo. Ni akiris ja solidajn sciojn de niaj fakoj, sed oficiale nenian pri sistema instruado. Tamen jam tiutempe mi intense instruis, kiel unu inter la unuaj instruistoj de la ĵus fondita muziklernejo de la regiona registaro. Kaj mi komencis ĉe la bazo, instruante, kune kun mia edzino, al infanĝardenuloj la bazajn muzikelementojn. Duope ni devis esti en la klaso, ĉar regi la moviĝemon, la emociojn kaj la esprimemon perinstrumentan de la

IPR 13/120

— página 21 del PDF —

komencantoj estis malfacila tasko. La salajro tamen nur estis unu, sed ni bezonis ĝin, ĉar ni sen iu subvencio, ĉiam memstare akiris nian panon. Ankaŭ la gvidado de diversaj korusoj havigis ĉiam pli da spertoj en la transdono de la propraj impulsoj. Nur post la studado oni en „pedagogia seminario” provis formi nin al funkciantaj ŝtataj instruistoj. Sed tio elĉerpiĝis en la trudado de iaj socireformaj (post la 68aj jaroj!) pedagogiaj konceptoj. Ekzemple muziko ne restu plu scienco pri la esenco de la muzikaj elementoj, sed priskribo de propraj sentoj, komuna danco, ĵazumado. Geografio ne plu kono de la Tero, sed de „la homo en sia socia ĉirkaŭaĵo”. Ĉio garnita per lerneja juro kaj sidado malantaŭe en klasoj por „observi”. Nur en la lasta jarduono ni iom memstare rajtis instrui, kion oni memkompreneble ekzamenis. La notoj ĝenerale dependis de la aktuala bezono je gimnaziaj instruistoj. Post tia pedagogia enkonduko oni disdividis nin inter la lernejoj. Min sendis la sorto al privata katolika, monaĥine gvidata gimnazio en Speyer. Kaj nur tie komencis la vera instruista vivobatalo. Ne lerninte pedagogiajn trukojn, mi memstare devis organizi la devigajn 24-26-semajnajn lecionojn plus la koruson kaj la orkestron. Kaj lukti en la unuaj jaroj kontraŭ la – milde esprimate – „kolektiva volo” de certaj klasoj, la malicemo aŭ nekapablo de unuopuloj, la intermiksiĝemo flanke de kolegoj, gepatroj, direktor(in!)oj, ordonrajtaj ŝtataj reformistoj, funkciuloj kaj burokratoj. Daŭris, ĝis disvolviĝis ekvilibro inter la eksteraj postuloj kaj la animstato de la instruisto. Okazis, ke mi fine apartenis entute 36 jarojn al tiu institucio, feliĉe sufiĉe memstare, sed je kosto de solista elportado de ĉiu ŝarĝo de mia fako. Instruistan sukceson oni prefere mezuru laŭ la rezultoj. Muziko kiel „malgrava” fako ne multe validis en la okuloj de certaj lernantoj kaj gepatroj. Sed bonan noton ili tamen bezonis. Mi ja postulis nemalmultan teorion, sed fine mi tamen adaptis la notojn al la kapablo de la lernantoj. Mi ne donacis komplice bonajn notojn, sed en tempoj, kiam oni multe altigis la kvanton de gimnazie ekzamenitaj personoj (por tute ne paroli pri „ĝismature edukiĝintaj”), mi foje embarasiĝis pro la devo kontribui en tia produktado. Kiam mi nuntempe hazarde renkontas iaman lernanton mian, mi ĉiam demandas min, kian impreson mi postlasis. Ja estas kelkaj, kiuj opinias, ke mi ne ekkonis iliajn talentojn, mistaksis ilin, fuŝis iliajn karierojn, eĉ damaĝis ilin psike. Kaj estas aliaj, kiuj gaje kaj volonte retrorigardas al la

IPR 13/121

— página 22 del PDF —

muzikumado, al instruhoroj, al la kvanto da lernitaĵoj. La mezuma lernanto almenaŭ lernis instrumenton ĉe mi, kantis multe, ĝuis foje humuran instruadon kaj lernis multe fake, se li mem volis. Ĉu estas multe pli atingebla per pli „lernantocentra” instruado, per pli „pedagogia”, societema konduto? Evidente ankaŭ kampe de tiu koncepto ne mankas konfliktoj kaj vundiĝas ambaŭ partneroj. Mi ne bezonis psikiatron, kaj lernantoj ne tian pro mi. Kiam mi konatiĝis en 1985 kun E-o, baldaŭ poste mi proponis kursojn kaj seminariojn en mia lernejo. Multo okazis en tiu ĉi kadro. Oni povas legi ĝin en la eldonaĵo „Esperanto en la Nikolaus-von-Weis-gimnazio en Speyer” (1990). Poste mi rezignis tie misii, ne pro malkredo je E-o, sed pro komprenebla tempomanko de la lernantoj, plenaj je devoj kaj emoj. Sed kontinue mi provis, ja ne regule instruante, per artikoloj, paroladoj, mencioj, malgrandaj signoj atesti, se ne instrueti E-on. En la movado mem mi kune kun mia edzino gvidis lecionojn dum la unua Esperanta ILEIgimnazio en Bratislava (Preßburg/Pozsony) kaj prezentis model-lecionojn en ILEI-kunveno dum la apuda UK en Vieno 1992. Kadre de la Kongresa universitato mi plurfoje prelegis, kaj ankaŭ aliaokaze mi prezentis kaj prezentas ne rare ion pri kulturaj temoj, plej ofte ne kun distra, sed instrua intenco. Sed pri pedagogio ne plu temu. Eble mi trovis mian propran instruistan metodon, sen teorio. Se ne, oni ne plu invitus min. Jen la provo pri iom sobra resumo de longjare profesia instruisto, kiu volonte instruis kaj ne kapablas cedi al sia emo instruadi iel, almenaŭ tiom longe, kiom eltenos la aliuloj la instruistan montrofingron.

Recenzo Saluton! Talking to the Whole Wide World (Parolanta al la Tuta Vasta Mondo), Penelope VOS, Mondeto11, 2009. ISBN 978 0 646 51961-6. A4, 202-paĝa, spiralbindita kun KD librofine. Prezo: € 80 Jen ampleksa verko, kiu fontas el jardeko da spertoj instrui E-on en aŭstraliaj elementaj lernejoj. Ĝi estas grandparte anglalingva kaj alparolas instruistojn en elementaj lernejoj (t.e. ili kutime devas instrui ĉiujn studo11

Detalojn vidu en la anglalingva retejo www.mondeto.com.

IPR 13/122

— página 23 del PDF —

temojn). Aŭstralio ĉiam pli rimarkas sian ŝanĝiĝantan rolon en la mondo, kun signifa reorientiĝo al Azio; tio levas bezonojn por lingvo-lernado, kun frua komenco dezirinda. Tial naskiĝis la studtemo LOTE – Languages Other Than English. (LAOLA – Lingvoj Aliaj Ol La Angla). Inter la ĉefaj celoj de LAOLA estas stimuli intereson pri aliaj kulturoj, ekkoni la mekanismojn de lingvoj, sproni komunikan memfidon kaj pavimi la vojon al pli intensa lingvo-lernado en altlernejoj kaj poste. La libro prezentas la esencon de E-o en 40 partoj, ĉiu destinita por unu semajno – do praktike por unu studjaro. Abundas kantoj (ĉu originale E-aj, ĉu tradukoj aŭ reverkoj laŭ melodioj popularaj en Aŭstralio.) Ĝi estas riĉe piprumita krome per rimoj, ŝercoj, ludoj kaj ekzercoj. Aperas ĉiuŝtupe ‘frazo de la semajno’ kaj ‘kultura fokuso’: taskoj pri semajna temo por esplorado ĉe aliaj kulturoj (E-o ja malfermas pordon al multaj, ne nur unu aŭ malmultaj, kiel ĉe naciaj lingvoj). La libro donas praktikajn konsilojn al instruistoj kiel prezenti la dozitan materialon al la lernantoj – laŭ la ideo, ke la instruisto lernos la lingvon preskaŭ samtempe kun la infanoj. La verko prezentas klaran didaktikan skemon, kiu unuaŝtupe prezentas la plenan alfabeton, vortojn, unuajn frazojn, salutojn, demandojn kaj respondojn, kolorojn, numerojn, pluralon ks. Kritikeble ‘verboj’ venas al la ŝtuparo nur en la 18a semajno kaj ĉi-kaze nur netransitivaj verboj estas prezentitaj. Lernantoj kiuj en sia denaska lingvo ne konas akuzativon, bezonas pli fruan aliron al la ecoj de verboj – eĉ se ne ampleksan, almenaŭ bazan. Transitivaj verboj, kune kun konciza klarigo pri la akuzativo, venas nur en la 25a semajno, kun imperativoj ĉe 27, infinitivoj ĉe 29, -ig kaj –iĝ ĉe 30 (trafe titolita ‘Ŝanĝoj’), participoj aktivaj kaj pasivoj ĉe 35 kaj 36. Tra la unuaj 18 semajnoj, la instrumaterialo dependas plejparte de ‘estas’, aliaj uzataj verboj aperas sen klarigo. Jam ekde la 5a semajno, la kantoj

IPR 13/123

— página 24 del PDF —

prezentas amason da verboj – transitivaj kaj ne, kaj eĉ ĉiujn multajn monatojn poste klarigotaj verbformoj. Resume, klara kaj brava didaktika ŝtuparo, sed neniel verbo-centra. Librokomence aperas konsiloj kiel aperigi la ĉapelitajn literojn ekrane, plie ‘Aferoj kiujn via instruisto diros’, kiu ja kunigas valorajn praktikajn frazojn kaj kuraĝigas la instruistojn uzi la lingvon dekomence en veraj komunikaj situacioj, sed la frazoj havas liberan verbuzon – kiu ja postulus almenaŭ bazan klarigon. La libro frontas honeste niajn dilemojn pri malegaleca trakto de la seksoj (kiun, cetere, faras ankaŭ la angla), en semajno 6 la aŭtorino (tiel!) skizas la problemon kaj la ĝisnunajn solvo-proponojn, indikante, ke neniuj el ili ricevis formalan aprobon, nek vastan uzakcepton. La libro donas gvidon (semajno 31) kiel trakti idiomojn (kiuj ja ne mankas en la aŭstralia angla – kelkajn el ili eĉ la alilandaj angloparolantoj apenaŭ komprenas!), emfazante la lerton juĝi kiam temas pri idiomo, kaj la neceson trovi la veran sencon de la diraĵo. Multloke, klarigoj baziĝas sur ecoj de la angla, kiuj estas aŭ similaj aŭ malsimilaj en E-o. Ekzemple, en semajno 19 aperas valora ekzemplo pri malpreciza uzo de la angla prepozicio ‘with’ – ni vidas sep frazojn, ĉiuj kun tiu vorto ene, sed kun sep malsamaj kaj pli logikaj kaj signifofajnigaj solvoj en E-o, uzantaj: kun, kontraŭ, per, pro, el, pri, rilate al. Librofine aperas listo de 73 praktikaj sugestoj por firmigaj ekzercoj kaj ludoj. La teknika nivelo de la libro bonas, kun plenkolora presado tra la tuto, ĝi estas multe kaj bone ilustrita, kun nemulta materialo ĉiupaĝe. Kvankam klare verkita por aŭstraliaj kondiĉoj, ĝi liveras valoran modelon kiu, post adaptiĝo, povas doni novajn impulsojn alilande. Ĝia granda mesaĝo estas kiel utile uzi nacian lingvon ne nur por doni tradukojn de la lernmaterialo (debatebla taktiko), sed ankaŭ por doni gvidon kaj inspiron samtempe al la lernantoj kaj potencialaj instruistoj. (SMG)

El la landoj kaj sekcioj Ĉeĥio En la aŭtuna semestro 2012 mi instruis la studobjekton Enkonduko en interlingvistikon en la Filozofia fakultato de Universitato Masaryk en Brno. Estis du instruhoroj semajne kaj fine kolokvo. El 28 studentoj, komence

IPR 13/124

— página 25 del PDF —

registritaj, restis 15. Mi instruis ankaŭ la studobjekton Esperanto II kiel daŭrigon de Esperanto I el la printempa semestro 2012 por du studentinoj. Fine estas ankaŭ kolokvo. Informis: Josef VOJÁČEK

Finnlando Tutmonda Esperanta Fabelkonkurso La Tutmondan Esperantan Fabelkonkurson por infanoj ĝis la aĝo de 13 jaroj fondis la nord-finna sinjorino Aini VÄÄRÄNIEMI en 2000. Dum la pasintaj 12 jaroj ne abunde venadis fabeletoj verkitaj de E-aj etuloj kaj geknaboj. En la jaro 2012 al ĝi venis nur unu konkursaĵo. Espereble en 2013 denove venos pli multaj. La konkurso havas 4 kategoriojn: A) ĝis 9jaruloj, B) por 10-11-jaruloj, C) 12-13-jaruloj; kaj la kategorion Grupoj. Oni juĝas la fabelojn laŭ la originaleco kaj ideoj, ioma lingva malperfekteco ne estas priatentata. La limdato estas 15.09.2013. La fabelojn oni sendu al: Esperanto-societo de Oulu, Vääräjärventie 26 A, FI-93590 Vanhala, Finnlando aŭ rete al: aini.esp@hotmail.com. laŭ la informoj de Raita PYHÄLÄ, Finnlando Bonvenon en finna Somera Esperanto-kurso Somera E-kurso en Finnlando okazos en Orivesi-instituto 8.–12.7.2013. La urbo Orivesi situas 45 km-ojn de Tampere kaj 109 km-ojn de Jyväskylä. En la kurso instruos Dalia PILECKIENĖ el Litovio kaj Sylvia HÄMÄLÄINEN en du diversnivelaj grupoj, daŭriga kaj elementa. Formiĝos tria grupo, se al la tuta kurso aliĝos sufiĉa kvanto da studantoj. Krom lecionoj, oni havos diversajn programerojn. La kursokotizo estas €390, kiu inkludas instruadon, loĝadon kaj manĝojn. Krompago pri unupersona ĉambro estas €80. Aliĝo ĝis 14.6.2013. Pliajn sciojn vi trovas en www.esperanto.fi. Detalojn petu de Tiina OITTINEN, eafsekretario@esperanto.fi, 050 549 4709 (de eksterlando +358 2 230 5319) laŭ informoj de Sylvia HÄMÄLÄINEN

Italio Ekspozicio en la Nacia Biblioteko de E-o de Massa Hodiaŭ mi deziras paroli al vi pri la ekspozicio „Zamenhof kaj Esperanto, kartoj kaj taglibroj de vojaĝoj kaj kongresoj”, inaŭgurita en Massa (Toskanio) la 16an de la pasinta decembro. Ni ĉiuj rememoras la neelĉerpeblan viglecon kaj animforton de nia Katina DAZZINI, tamen eble ne ĉiuj scias ke ŝi lasis al ni precizeman raporton pri siaj kunvenoj kaj agadoj tra la mondo, kiu por ŝi havis la malfermitajn limojn de E-ujo. Fotoj,

IPR 13/125

— página 26 del PDF —

poŝtkartoj, trajn- kaj aviadil-biletoj, moneroj, turismaj prospektoj kaj eĉ saketo de sukero estas montrataj en ŝiaj kvadratitaj kajeroj plenigitaj per preciza ronda skribo de licea instruistino. Simonini Aleksandro, direktoro de la Nacia Biblioteko de E-o kun sidejo en la Ŝtata Arkivo de Massa Centro, havas la meriton esti elfosinta tiujn ĉi dokumentojn, kiuj permesas al ni revivigi ne nur la vivon kaj kontaktojn de Katina kaj de ŝia frato Mario, sed duonjarcenton de esperantista sindevontigo. Aparte ili rekonstruas detale la etoson de la italaj kaj universalaj kongresoj kaj la instruajn agadojn de la internacia lingvo en Italio kaj eksterlande. Inter la maloftaj pecoj de la biblioteko oni povas admiri kolekton de 72 „ŝlosiloj” en pluraj lingvoj kaj fotojn de la unuaj universalaj kongresoj kaj de la deksesa Konferenco de ILEI, en Seiano (Italio). La e-ista publiko havas ankaŭ la eblon speguliĝi en la ekspozicio, rigardante siajn bildojn kaj tiujn de konatoj en la fotoj, kiujn Simonini skanis zorge kaj lerte kaj poste aranĝis en videa prezentaĵo. Mi esperas, ke la samideanoj povos pli bone apreci tiun ĉi ŝancon studi kaj enketi la historion de la lingvo kaj de ĝiaj ŝatantoj. Ankaŭ la institucio, kiu gastigas la ekspozicion, havas interesan historion. La biblioteko de E-o ne estis ĉiam en la Ŝtata Arkivo de Massa. Komence la heredaĵo de la gefratoj Dazzini estis akceptita en la kastelo Malaspina. Tra la jaroj pluraj esperantistoj kontribuis al la riĉiĝo de la kolekto. En dokumento ĉeestanta en la ekspozicio oni legas, ekzemple, la liston de samideanoj kiuj kontribuis al la aĉeto de librobreto por la kastelo en 1979: „Por aĉeti librobreton por la Kastelo donacas 1) Dell’Aringa Norma – Mantovo £ 10.000 2) Bertoletti Fabio – Milano £ 50.000 3) Catullo K. Adriana Balocco – Verono £ 10.000 4) Pisa Esp. Grupo – post Pisa Kongreso £ 25.000 5) Terranani Lucia £ 10.000 6) Dell’Aringa Norma – Mantovo £ 10.000 Sume kolektiĝis je la fino de februaro 1979 £ 115.000”

Grandan dankon al la E-grupo de Massa kaj aparte al d-ro Simonini, la prizorganto de la ekspozicio. Oni atendis aliajn vizitantojn, eĉ se d-ro Simonini ne ĉiam povis akompani ilin persone, krom se oni sukcesis aranĝi la viziton anticipe. Sed nia „granda” Sandro de Massa asertis ke „ĉiukaze eistoj ne bezonas gvidistojn aŭ tradukistojn, ĉar vi ĉiuj estas pli kapablaj ol mi. Nun ni estas studantaj kiamaniere ŝargi videon je alta kvalito en la retejo www.doktoroesperanto.it.”

IPR 13/126

— página 27 del PDF —

Jen aliaj retpaĝoj pri la Nacia Biblioteko de Esperanto de Massa (Italio): http://www.youtube.com/watch?v=-mFEPuE9eqM\&feature=youtu.be http://www.youtube.com/watch?v=NPzpeBEU3ak http://www.youtube.com/watch?v=-mFEPuE9eqM http://www.flickr.com/photos/75818695\@N05/sets/72157629188480525

Luigia OBERRAUCH MADELLA

Kanado kaj Usono En la jarkunsido de 2012 en Dalaso, Teksaso, la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (AAIE) komencis elekti funkciulojn por tri-jara oficperido laŭ la nova politiko de ILEI: prezidanto Ronald GLOSSOP, vicprezidanto Jeremy ALDRICH, kasisto Chuck MAYS, koresponda sekretario Doroteo HOLLAND kaj eduka sekretario Gary ANDERSON. La nova redaktoro de la kvaronjara bulteno estas D. Gary GRADY, ĝia retejo estas <http://aaie.us\>. La 3 ILEI-komitatanoj por AAIE estos Duncan CHARTERS, Ron GLOSSOP, kaj Lusi HARMON. Vilĉjo HARRIS antaŭe estis ILEI-komitatano, sed en 2012 ĉe la ILEI-konferenco en Kunming li estis elektita la nova kasisto por ILEI. En la jaro forpasis Mary NAPOLITAN kaj Dori VALLON-WHEELER. Ambaŭ antaŭ kelkaj jaroj estis gravaj funkciuloj de AAIE. En marto kaj en oktobro s-ro GLOSSOP prezentis prelegeton ĉe konferencoj de instruistoj de fremdaj lingvoj en la ŝtato Viskonsino kaj la ŝtato NordKarolino. La temo estis „kiel la instruado de E-o dum 2-3 semajnoj je la komenco de la kurso efike helpus anglaparolantajn studentojn pli rapide poste lerni eŭropajn naciajn lingvojn”. En 2013 la AAIE-jarkunsido okazos en Raleigh, Nord-Karolino dum la jarkongreso de E-USA post NASK 2013 [vidu la kalendaron sur p. 38]. Ronald GLOSSOP

Kroatio Zamenhof-tago en kvar kroataj urboj Je via sano, Samideanoj! Per tiuj vortoj tostis kroataj esperantistoj, tintigante la glasojn kun speciala „Zamenhoftaga vino”, kiam ili kolektiĝis por festi kune la 125-an datrevenon de E-o, kaj la plej gravan festotagon de E-ujo: la Zamenhofan tagon. La festo okazis en kvar urboj: En Varaždin, la E-societo „Božidar Vančik” organizis ekspozicion pri Tibor Sekelj en la Urba biblioteko „Metel Ožegović”, kie prelegis Spomenka ŠTIMEC al 19 ĉeestantoj.

IPR 13/127

— página 28 del PDF —

En Zagreb, la Etnografia muzeo kaj Kroata E-Ligo invitis al prezentado de la libro kaj tiurilata ekspozicio: Tibor Sekelj – Aliaj homoj kaj landoj. Kolektiĝis pli ol 60 esperantistoj kaj neesperantistoj en la muzeo por ĉeesti la lanĉon de la nova libro de Tibor Sekelj. Pri la verkisto parolis Damodar FRLAN kaj Spomenka ŠTIMEC. En Rijeka en la societejo de E-Societo Rijeka parolis pri la vivo de Zamenhof Nataša BATISTIĆ kaj deklamis Vjekoslav MORANKIĆ. La plej multe da esperantistoj kunvenis en la festo en Bjelovar [vd la foton sube – NdlR] kiun organizis Bjelovara Esperantista Societo kunlabore kun Dokumenta E-Centro el Đurđevac kaj E-societo Estonteco el Križevci.

En la Popola biblioteko „Petar Preradović” okazis 3 ekspozicioj: „La vivo tra objektivo” de la e-isto Ivica ŠĆEPANPVIĆ, „Dudek numeroj de la revuo Zagreba Esperantisto”, obstine aperanta ekde 2007, kaj „La mondo estas mirinda ĝardeno” en kiu la bjelovaranoj prezentis ĉirkaŭ 120 gratulkartojn, ricevitajn de e-istoj el la mondo. Salutparolis Franjo FORJAN. Prezentita estis la nova libro de Zdravko SELEŠ, titolita Sonĝoj kaj ombroj, kiun li verkis en tri lingvoj: la kajkava dialekto, la norma kroata kaj E-o. Festparolis Josip PLEADIN kaj Radenko MILOŠEVIĆ. laŭ informoj de Marija JERKOVIĆ (Kroatio) IPR 13/128

— página 29 del PDF —

Rumanio Tutlanda E-simpozio en Rumanio Inter la 5-a kaj 7-a de oktobro 2012 la rumanaj e-istoj kuniĝis en Răscruci (Cluj). Partoprenis la aranĝon ĉ. 40 personoj, inter ili gastoj ankaŭ el Hungario kaj Serbio. La temo de la simpozio estis Esperanto kaj edukado kaj gvidis ĝin Aurora Bute. La unua parto de la simpozio, Edukado pri E-o, enhavis prelegojn pri E-kursoj, projektoj, universalaj E-aranĝoj, la historio de la E-agado, (La kurso e-125 – Stefan MacGill, La mondo laŭ la vizioj de Zamenhof kaj Martinus – Mihai Trifoi, La E-movado en Transilvanio ĝis la unua mondmilito – Marian Vochin, La projekto Comenius – Mariana Berariu, Universalaj E-aranĝoj en 2012 – Aurora Bute) kaj en la dua parto, Edukado per E-o, oni prelegis ekz. pri komputado, medicino, religio, historio, geografio: Komputilprograma ilaro por elektronikaj lingvokursoj Radojica Petrović, Sur la vojo de Sankta Jakobo – Jozefo E. Nagy, Kelkaj dokumentoj pri la instruado de apotekistoj, kadre de la Universitato en la urbo Cluj inter 1872-1919 – Ştefan Budahazy, E-filmfestivalo en Pollando – Emil Crâncău, La Biblioteko de Aleksandrio – Mihaela Dolca, La Danuba delto – Adriana Dolca k.a. Mihai Trifoi gvidis la Konversacian Rondon, sabate kaj dimanĉe, pri manĝoj, pladoj kaj oni argumentis por kaj kontraŭ la vegetarismo. Interesa estis la Debato, okazanta sabaton, pri la temo Ĉu E-o estas facila lingvo? Gvidis la argumentadon Radojica Petrović, la du „batalantoj” estis Stefan MacGill kaj Jozefo E. Nagy. En la fino, ambaŭ flankoj konsentis, ke ĝis iu grado E-o esta simpla, post tiu grado, E-o estas malfacila. Dum la ekskursa tago ni vizitis la Kastelon Bánffy de Bonţida, la urbon Gherla kaj la Monaĥejon Nicula. Okazis ankaŭ estarkunveno de la landa asocio kaj ILEI-sekcio, dum triona estraro de ILEI (S. MacGill, R. Petrović kaj E. Sereghy) kunvenis aparte. La etoso estis vere e-ista, ĉio iris glate danke al la modela laboro de la organizantoj, Mariana Berariu kaj Adrian Mărginean, al kiuj iras niaj dankoj! laŭ la informoj de Aurora BUTE

Ukrainio Scienca konferenco okazos en Ukrainio Ekde septembro 2012 d-rino Nina Danylyuk estras la Katedron pri Latinidaj Lingvoj kaj Interlingvistiko en Orienteŭropa Nacia Universitato kun la nomo Lesja Ukrainka en la urbo Lucjk (Ukrainio). En la studplano por studentoj krom la franca, la hispana, la angla kaj la germana lingvoj,

IPR 13/129

— página 30 del PDF —

estas speciala kurso pri interlingvistiko kaj nedeviga kurso de Esperanto. La publikaj prelegoj pri E-o novembre kaj decembre vekis la interesiĝon de studentoj kaj instruistoj.

Surfote: la membroj de la E-klubo „Arbara kanto” interparolas pri lingvaj kaj movadaj temoj kun la japana e-isto Yoichi Arai la 15an de decembro La menciita katedro, kune kun la Katedro pri Aplikata Lingvistiko, por la 20-21-aj de septembro 2013 organizas la sciencan konferencon „Interago de etnaj kaj planitaj lingvoj en la kunteksto de la Eŭropa integriĝo”. Estas planitaj rondaj tabloj: „Etnaj stereotipoj en internacia kaj interpopola komunikado”, „Funkciado de la internacia lingvo E-o kaj ĝiaj studoj”. Laborlingvoj: la ukraina, rusa, belorusa, pola, angla, germana, franca, hispana kaj E-o. La materialoj de la konferenco estos publikigitaj en la faka scienca revuo de Orienteŭropa nacia universitato „Naukovij Visnik” („Scienca Heroldo”) antaŭ la komenco de la konferenco. Eblas prelegi sen publikigo de artikolo. Por interesiĝantoj mi sendos pli detalan informon (ankaŭ pri la konferenca temaro). Ni atendas vin en la urbo Lucjk, en pitoreska universitata ripozejo kaj esperas, ke vi subtenos la unuan katedron en Ukrainio, kiu okupiĝas pri interlingvistiko. La aliĝilon (familia nomo, persona nomo, posteno, scienca grado, laborloko, en kiu lingvo vi prelegos kaj en kiuj lingvoj vi parolas, adreso, kontaktaj telefonnumeroj, retpoŝto, bezono de loĝloko) kaj la tekston de la

IPR 13/130

— página 31 del PDF —

prelego bonvolu sendi ĝis la 1-a de marto 2013 al la adreso: pr. Voli, 13, UA-43025 Lucjk, Ukrainio, Katedro pri Romanidaj Lingvoj kaj Interlingvistiko al DANYLYUK Nina. Labora tel.+38 (0332) 24-65-47, retpoŝto: nina_daniljuk@ukr.net; nina.danylyuk@gmail.com; poŝtel. +38 (067) 89877-77; +38 (050) 858-75-77. Nina DANYLYUK

El la E-instruista mondo Ekzamensesio en Senegalo Inter la 29a de decembro 2012 kaj la unua de januaro 2013 okazis kurso kaj ekzamensesio en Rufisko, Senegalo. Tio estis la kvara agado de la Asocio „Scio Sen Bariloj”. Subtenis ĝin Esperanto Internacia kaj mecenato. Nia gastiganto estis la Nacia Centro por Lertigado kaj Agado (Centre National de Formation et d’Action) en Rufisko, tuj apud Dakaro. La afrikstila korto kun arboj kaj benkoj ebligis agrablajn paroladojn. La klimato en decembro tie ne estas aparte varma: proks 22 ĝis 25 gradoj. Do ni povis labori kaj kontaktiĝi en plej agrabla seka vetero. Ni povis observi multajn birdojn pro la apudeco de la oceano. Malfermo: Feliĉa koincido: Sinjoro Meissa BEYE ĉeestis en Sofio ĉe Unesko en 1985! Li estas emerita eduka inspektoro kaj vicurbestro de Rufisko, Senegalo, kiu laboris ĉe Unesko de 1981 ĝis 1986. Sabate la 29an de decembro 2012 li partoprenis la solenan inaŭguron de la sesio en Rufisko, Senegalo, organizitan de Senegala E-Asocio, de „Scio Sen Bariloj” kaj gvidatan de Mireille GROSJEAN. Sinjoro BEYE klarigis, ke en 1985 li sekvis la diskutojn pri E-o kaj rilatis kun Tibor SEKELJ, kiu surloke agadis efike celante al akcepto de la Dua Unesko-rezolucio. Pro tio S-ro BEYE bonege konas E-on. Parolante pri E-o li nomis ĝin „ponto de espero kaj de humaneco” kaj „lingvo de lumo”. Partoprenantoj: En la preparkunsido la sesan de decembro partoprenis pli ol 60 personoj. Pro financaj aspektoj ni devis anonci maksimuman nombron de 30 personoj. Aliĝis 32 al la kurso, kiuj formis tri sub-grupojn. La plej altnivela sub-grupo konsistis el la plej altnivelaj e-istoj en Senegalo, tiuj, kiuj kutimas instrui. La plej granda parto estis sub-grupo el lernantoj

IPR 13/131

— página 32 del PDF —

de ili. En tiu grupo multaj eklernis E-on en la jaro 2012, tio estas, ke la okazigo de la kurso kaj sesio, decidita antaŭ unu jaro, multe stimulis la homojn en la lando. La tria sub-grupo estis interesatoj sen iaj scioj. Ĉar la kurso ne celis tutkomencantojn, ni estus devintaj rifuzi tiujn personojn. Sed tion ni ne faris. Ili kuraĝe sekvis la kurson kaj aliĝis al la ekzameno. Tamen ilia bezono estus la kurso Unua Kontakto. Sekve la instruisto Mirejo devis adapti sian instruadon al tiu situacio. Tio klarigas la rezultojn: la tutkomencantoj ne sukcesis en la ekzameno. Partoprenis al la ekzameno 29 personoj: 10 personoj ne sukcesis en la skriba parto. La malsukcesintoj en ambaŭ partoj estis 3 kandidatoj inter la restantaj 19. Inter la sukcesintoj estis 11 kandidatoj kun mencio KONTENTIGE, 2 kandidatoj kun mencio BONE kaj 3 kandidatoj kun mencio TRE BONE. Tiuj tri personoj estas la instruistoj. Neniu atingis la maksimumon de 150 poentoj, tio signifas, ke nia elekto proponi sesion Unua Nivelo estis adekvata decido. Notindas la partopreno de 2 junulinoj ene de la 32-persona grupo. Tutmonda Premiero en Senegalo: La Unua Nivelo ĵus adoptiĝis fare de la Komitato de ILEI. Ĝi ebligas akiron de atestilo por personoj kun bazaj konoj pri E-o. Sekvas ĝin la Dua Nivelo (antaŭa nomo: elementa) kaj Tria Nivelo (antaŭa nomo: meza). Tio validas ekde la 1-a de januaro 2013. Tiuj ekzamenoj estas MOVADAJ, ĉar ili entenas teston pri kulturaj kaj movadaj konoj. Granda danko iru al la prezidanto de SEA s-ro Assane Faye kaj al liaj kolegoj, kiuj bonege organizis la tuton. Mireille GROSJEAN

Inter la historio kaj la estonteco En IPR 2012/3 (p. 32-34) ni raportis pri la ekruliĝo de du Comeniusprojektoj. Pri la partoprenantaj lernejoj kaj ceteraj detaloj legu ankaŭ tie. Jen mallongigita raporto pri unu el tiuj projektoj (la plenan raporton legu en nia retpaĝo). – NdlR En novembro 2012 en la lernejo „Canko Cerkovski” (Bulgario), okazis la unua laborrenkontiĝo kadre de la projekto „La diversaj profesioj – transformi la provokojn en eblon realigi siajn revojn”. La projekto estas financata per 20 000 eŭroj por ĉiu partoprenanta lernejo pere de programo

IPR 13/132

— página 33 del PDF —

„Lernado dum la tuta vivo”, Comenius-partnereco inter la lernejoj. En nian urbeton Polski Trambeŝ venis 52 lernantoj kaj instruistoj el Rumanio, Italio, Litovio kaj Germanio. Niaj specialaj gastoj estis Ermanno TARRACCHINI (Italio) kaj André DEMARQUE (Belgio). La temo de la unua renkontiĝo estis „Inter la historio kaj la estonteco – rigardo al la historio kaj la ekonomio de la partneraj landoj”. Ĉiu lernejo preparis multteknikajn prezentadojn pri la temo „Historia kaj ekonomia disvolviĝo de la partneraj landoj inter la 1900a kaj 1989a jaroj”. La prezentadojn ni montris antaŭ ĉiuj partoprenantoj de la projekto, same antaŭ multaj lernantoj, instruistoj kaj gastoj, kiuj kun granda intereso partoprenis en la laboragadoj. Ĉiuj gastantaj grupoj havis la taskon prezenti ankaŭ la gastigantan landon. La temo de la tasko estis „Bulgario antaŭ la lupeo de la partnera esplorado”. Ni vidis, ke la partneroj ne scias multe pri Bulgario. Kaj ofte okazis, ke tio, kion ili sciis, ne estas la vero. Ne estis tiel kun la gastoj de Rumanio, kiuj montris bonegajn konojn pri nia lando. La gelernantoj konkuris ankaŭ en kvizoj kun demandoj pri EU kaj la partoprenantaj landoj. La sekva renkontiĝo estos inter la 21a kaj 28a de aprilo 2013 en Germanio. Mariana GENCHEVA, kunordiganto de la projekto

La Panteono La Panteono estas templo kun kupola tegmento en Romo, konstruigita de la imperiestro Hadriano sur loko, kie antaŭe staris samnoma templo konstruigita de Agripo en la jaro 27 antaŭ nia erao. Ekde la j. 609 la roma Panteono estas kristana preĝejo, nuntempe ankaŭ internacia tombejo. Laŭ la roma modelo estis konstruitaj alilandaj panteonoj, ekzemple en Parizo en 1764-90. Ili fariĝis konataj pro siaj arkitekturo kaj tomboj de la plej grandaj eminentuloj. Ankaŭ e-istoj, almenaŭ la pedagogoj, havas sian Panteonon, lanĉitan kaj prizorgatan ene de la paĝaro edukado.net. Ĝi enhavas ne nur 66 eminentajn forpasintojn sed ankaŭ 47 aprezatajn vivantajn instruistojn. Ĉiujare la 15an

IPR 13/133

— página 34 del PDF —

de decembro estas prezentataj tie ĉ. 15 vivantaj meritplenaj E-pedagogoj. En la jaro 2012 estis enpanteonigitaj 13 instruistoj el 12 landoj kun siaj fotoj kaj vivresumoj, kvin el ili estas el ekster Eŭropo. La plej juna naskiĝis en 1991 (Burundo) kaj la plej aĝa en 1932 (Vjetnamio). Ĉiuj havas siajn interesajn meritojn. Vidu la Panteonon ĉe www.edukado.net / Biblioteko, aŭ serĉu per la serĉilo de edukado.net. La mirinda portalo edukado.net estis lanĉita en 2001 kaj celas helpi la laboron de instruantoj de E-o. La konstruon kaj redaktadon unue financis ESF (Esperantic Studies Foundation). La nuna, tria versio estis konstruita el subvencioj de la membraro. La paĝaron direktas la Fondaĵo de edukado.net kaj la redaktadon ankoraŭ nun financas ESF. La paĝaro havas 2700 membrojn. Sen la nemezurebla strebado kaj sindonemo de d-rino Katalin KOVÁTS edukado.net ne povus daŭre evolui kaj neniam atingus siajn celojn: provizi E-ujon per senpaga moderna kaj pliiĝanta instrumaterialo, konsili, gvidi, trejni instruistojn rete (projekto RITE), okazigi ekzamenojn, ĉeeste kontribui al lingvokursoj, ebligi retan interinstruistan kunlaboron. Kiel lernu.net valoras al lernantoj, tiel edukado.net valoras al progresintoj kaj instruistoj. Mirinda estas i.a. ĝia biblioteko, enhavanta 500 senpagajn lernilojn detale prezentatajn, kiujn la vizitanto povas kvazaŭ enmanigi al si de sur breto. Impona estas ankaŭ la kolora vico de tradukoj de la lernolibro de Stano MARČEK, Esperanto per la rekta metodo, en trideko da lingvoj. Aldone al tio elŝuteblas ekzercoj, ideoj, testoj kaj eblas rete diskuti kun aliaj instruantoj. Se vi vizitas edukado.net, bonvolu ankaŭ ensaluti kaj danki. Kvankam la uzo estas senpaga, ĝi ne estas senkosta! Kaj edukado.net kaj lernu.net bezonas nian subtenon kaj ni nun varbu novulojn por profiti de ili. Antaŭ 10-20 jaroj tia helpo estis neimagebla. Raita PYHÄLÄ (Finnlando)

Alparolas vin la nova vicsekretariino de ILEI Kiam mi en septembro ekprilaboris la membroliston de ILEI, mi ne atendis, ke ĝi estos tiom defia tasko. Mi volas peti ĉiun, kiu anoncas adresan aŭ alian ŝanĝon, bv. uzi la adreson <ilei.oficejo@gmail.com>; tio atingas min, la membro-prizorgantinon. Se vi devas reklamacii pri miso, aldonu kopion al nia kasisto <ilei.kasisto@gmail.com>. Bonvolu skribi viajn familiajn nomojn per MAJUSKLOJ, por ke ni povu bone diferencigi personajn kaj

IPR 13/134

— página 35 del PDF —

familiaj nomojn. Skribante al ni pri membro-aferoj, bv. uzi temlinion: M201X [Landnomo] [Via familia nomo]. Tio helpos al ni rapide trovi viajn mesaĝojn en nia superŝutata oficeja retkesto. Ni promesas reagi rapide al viaj mesaĝoj, por ke vi vidu, ke ili estas traktataj. Pli ol 85% el niaj membroj aliĝas tra sekcioj. Ni ĵus sendis al ili Gvidilon pri la Anoncado de Membroj, por ke ankaŭ ili helpu al ni efike registri la membraron. Legu niajn diversajn gvidilojn ĉe www.ilei.info ĉe ’Dokumentoj > Gvidiloj’. Mi sendos al sekciestroj pli ampleksan version de ĉi tiu teksto. Ni planas disponigi tabelojn kun la membraro de la antaŭa jaro, por ke ili facile aktualigu la informojn, tiel ke ni povos efike aldoni ilin al nia mastrolisto. Por la anoncado de individuaj membroj, ni pretigis kaj nun testas retan aliĝilon en la ankoraŭ konstruata mult-lingva retejo <ilei-mondo.info>, kiu aŭtomate zorgos, ke ni ricevu ĉiujn necesajn informojn. Ĉiu membro ricevas nian organon IPR. Membroj, kiuj elektis ricevi la paperan version de IPR rajtas peti ricevi aliron ankaŭ al ĝia reta versio. Sekciestroj ĉiuokaze ricevas tion, por ke ili povu enlande trakti reklamaciojn, sen la neceso aliri nin internacie. Reage al pledo en la forumo en Kunmingo, la komitato retvoĉdone akceptis la enkondukon de C-landoj por membriĝo, kaj poste la liston de 79 landoj kun plej limigita pagipovo. Tiu listo legeblas en nia retejo www.ilei.info en la paĝo ‘Kiel membriĝi al ILEI’, alirebla rekte el la enirpaĝo. Praktike, tio starigas novan principon: ĉiu membro ja pagas ion. Nur, ke en la C-landoj la postulata sumo rilatas juste kun la averaĝa nacia pagokapablo. Jen la membrokotiza tabelo: Membreco

Presita IPR

Reta IPR

A-landoj

€ 20

€ 10

B-landoj

€ 10

€5

C-landoj*

€2

€1

* La nombro de C-landaj abonoj estas limigita. ILEI uzos la Koleghelpan Kason (KhK) por levi la Clandan sumon ĝis la B-landa. Ni akceptos C-landajn membrecojn, nur dum tiu kaso havas sufiĉajn rimedojn por tio. Donacoj bonvenas!

IPR 13/135

— página 36 del PDF —

Ni nun (januarfine) kontaktas la sekciojn en C-landoj, por ke ili proponu la subtenotajn membrojn por 2013. Ni atendas, ke koleghelpkase subtenitaj membroj aŭ sekcioj el la antaŭa jaro raportu pri sia agado kaj petu daŭrigon por 2013. La estraro (laŭregulare) fiksas meze de februaro la ĉefan grupon de KhK-subtenoj por 2013. Revuofine vi trovos plenajn informojn kiel pagi monsumojn al ILEI, ĉu por membreco, konferenco, Juna amiko aŭ aliaj celoj. Ĉiam aldonu adekvatajn klarigojn, plej sekure sendu mesaĝon pri la pago kaj ĝia celo al <ilei.kasisto@gmail.com>. Ni rezistas akcepti nurajn abonojn por IPR; la vojo al IPR estas tra membreco en ILEI. La abono ekzistas ĉefe por bibliotekoj kaj instancoj. La estraro novembre altigis la koston de abonoj ĝis € 24. Ĉe perataj abonoj, ni ja devas doni makleraĵon de 20%. La kapablo de nia Ligo antaŭenigi la instruadon de E-o ege dependas de kresko de la membro-nombro, ĉar tio enportas la plimulton de la rimedoj por nia agado. Do, nepre nun remembriĝu por 2013, kaj konvinku aliajn pri la meritoj de nia Ligo! Karaj legantoj, dankon por via tempo, kiun vi dediĉis al tiuj ĉi miaj linioj. Mi deziras al vi, ke vi en nia revuo trovu multajn interesajn informojn kaj instigon por via porinstruista kaj poresperanta agado! Fejfi, la ILEI-vicsekretariino.

46a ILEI-konferenco 12-18 julio 2013 en Sieber ĉe Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo La unua, plej favora aliĝperiodo finiĝos la 31-an de marto 2013. Abunda programo por ĉiuj aĝgrupoj! Malaltaj kotizoj, favoraj tranoktebloj, famaj prelegantoj!

El la faka programo por ĉiuj: 1. Fakprelegoj pri lingvo, lingvoinstruado, aktualaj kaj sukcesaj instru-metodoj, instruado kaj moderna teknologio.

IPR 13/136

— página 37 del PDF —

2. Internaciaj projektoj, subvenciebloj (Comenius, Grundtvig ktp). Prezentado de sukcesaj projektoj, praktika lernado pri ellaborado, manaĝado de projektoj. 3. Ekzamenoj: ĝenerala trarigardo, laborgrupo por evoluigi la enhavon por la A1-A2-nivelaj ekzamenoj (gvidos: Rudolf Fischer). Por studemuloj 1. Trejnsesio por instrukapabligo (super la konataj Flugiloj-seminarioj). Kelktaga, intensa fakseminario kun Katalin Kováts (edukado.net). 2. Observado kaj analizado de modellecionoj, instrumaterialoj, helpiloj. 3. Spertinterŝanĝo, diskutrondoj, instruista bazaro. Por lernantoj Novaĵo! ILEI-lernejo (por ĉ. 12-18-jaruloj), kadre de SALO 8 (Somera Arbara Lernejo) somera feriumado, kunlernado de ĝemelurbaj junuloj el Herzberg (DE) kaj Góra (PL). Ekzamenoj Dum la konferenco eluzu la bonŝancon, ke eblos trapasi la UEA/ITK-KERekzamenojn en la B2- kaj C1-niveloj. Bonvolu aliĝi ĝustatempe (ĝis fino de junio!) ĉe edukado.net. Por la preparado ni rekomendas la libron kun modeltestoj De nivelo al nivelo. Mendu ĝin de Zsófia Kóródy, LKK. Ekskursoj 1. Goslar [vd la foton kovrile] estos vizitata dum busekskurso tra la Harzmontaro. La urbo estas perlo de la regiono, historia urbo en la Unesko-listo de mondkulturaj heredaĵoj. Vizitindas la impona konstruaĵo „Kaiserpfalz”, la iama sidejo, palaco imperiestra. Allogas turistojn la belega urbodomo, la muzeoj, la ĉefplaco kun puto, sonorilludo, kafejoj, bierejoj. 2. Göttingen: ĝi estas la eta grandurbo en la suda parto de Malsupra Saksio. Ĝis 1936 en Göttingen estis la plej fama universitato en la mondo. Multaj famuloj, ekz. Heinrich Heine, studis tie. Granda nombro de Nobelpremiitoj hejmis ĉi tie. La urbo estas pitoreska, ĉar ĝi ne estis tro bombardita dum la dua mondmilito. La historia urbodomo kaj Gänseliesel (Ansera Linjo) estas nepre vizitindaj. 3. Hannover estas la ĉefurbo de la federacia lando Niedersachsen (Malsupra Saksio). La historia urbodomo kaj la operejo estas pompaj konstruaĵoj. En la urbocentro troviĝas multaj konataj magazenoj. La zoologia ĝardeno de Hannover estas unu el la plej belaj en Eŭropo. La

IPR 13/137

— página 38 del PDF —

urborigardado enhavos vizitojn de la plej vidindaj konstruaĵoj, muzeoj kaj parkoj. Manĝoj La ofertoj estos variaj kaj por vegetaranoj kaj por ĉiomanĝantoj. Eventualajn specialajn diet-bezonojn bv. mencii sur la aliĝilo. La matenmanĝa bufedo (5-6 EUR) en la konferenchoteloj estos akirebla ankaŭ por tranoktantoj en feriodomoj. Por tagmanĝo estos preparataj malmultekostaj pladoj servotaj rekte en la konferencejo. Vespermanĝoj estos individue mendeblaj laŭmenue por ĉ. 5-15 EUR. Internacia balo: ĝi estos verŝajne neforgesebla pro la abunda festmanĝo kun specialaĵoj, frandaĵoj, trinkaĵoj, granda gastamo de la restoracio de la esperantista familia hotelo Zum Pass, pro la planata muzika vespero kun programo, dancado, surprizoj! Prezentado kaj gustumado de germanaj vinoj. Tutnokta amuziĝo garantiata! Detaloj, informoj, aliĝo, kontakto: http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de Bonvenon! Nome de LKK: Zsófia Kóródy, prezidanto de AGEI, vicprezidanto de ILEI

nova servo de nia ligo

Tutjare: Reta Instruista Trejnado (RITE). Inf. <http://edukado.net/klerigejo/1\> Mar 04-08: Intensa kursaro kun metodika observado, kuninstruado (Herzberg, DE) Inf: <zsofia.korody@gmail.com> – por ĉio en Germanio (DE) Mar 08-09: Studsemajnfino: efika retlernado, KER-preparoj (K. Kováts, Antverpeno, BE). Inf: <iwona.kocieba@telenet.be> kaj http://edukado.net/kursejo Mar 25-31: Printempa Semajno Internacia: kursoj, trejnsesioj (St. Andreasberg, DE) Apr 06-08: Movadaj ekzamenoj de ILEI/UEA; tri niveloj (Bogor, Indonezio). Inf: <mirejo.mireille@gmail.com> por ĉiuj ekzamenoj de ILEI/UEA. Apr 15-20: Lingvokursoj je unua kaj duagradaj niveloj. (Kvinpetalo, Bouresse, FR) <http://kvinpetalo.org\> Apr 20-21: Movadaj ekzamenoj de ILEI/UEA; tri niveloj (Barcelono, Katalunio)

IPR 13/138

— página 39 del PDF —

Apr 20-27: Kurso de ILEI kun KER-ekzamenoj (Apr 26-28: B1, B2, C1 skribe /parole) Kulturcentro Grésillon, FR. Gvidantoj: C. Chazarein, S. MacGill (lia kurslibro Nemave Edifi, FEL, 2007, €19,90). Inf: http://gresillon.org. Apr 22-26: Kurso pri altnivela tradukado kaj preparado al atesto pri supera lernado. Gvidas. Brian Moon. Kvinpetalo. Maj 03-05: 46-a Esperanto-Seminario, Minamieĉizen, provinco Fukui, JP Inf: <http://www.jei.or.jp/evento/2013/index.htm\#2013ES\> Maj 09-10: 9-sesia seminario pri la fervoja versio de kurso e125. BordeauxArtigues, FR, en la 65a Kongreso de IFEF (majo 4-11). Gvidanto: Stefan MacGill. Inf: <http://ifef-ufe-2013.over-blog.fr\>. Samloke Franca Kongreso (majo 8-11), kun KER-ekzamenoj. Inf: <http://esperanto-france.org/congres-national-2013\> Maj 09-12: 59a Studmodulo: fakprelegoj, metodiko (Herzberg am Harz, DE) Maj 17-20: Germana E.-Kongreso: B1, B2, C1 KER-ekzamenoj skribe kaj parole, Jarĉefkunveno de nia germana sekcio (Nürnberg, DE) Jun 25- jul 5: Nordamerika Somera Kursaro de Eo (NASK), Tri niveloj (Raleigh, NC, US). Inf: <http://esperanto.org/nask/\> kaj <eddyellen@aol.com> Jul 05-08: Nacia Kongreso de ELNA okazas samloke kiel NASK. Jul 05-12: Internacia Esperanto-Kursaro (Herzberg/Sieber, DE) Jul 08-12: Somera E-kurso, Orviesi, Finnlando (vidu paĝon 25). Jul 12-18: 46a KONFERENCO de ILEI kun SALO kaj KER-ekzamenoj (vd p. 36) Jul 12-20: Somera E-Studado, plurnivela kursaro kaj renkontiĝejo, i.a. por anoj de lernu.net. (Martin, SK) http://ses.ikso.net Jul 20-27: 98a UK kun Tago de la Lernejo, ILEI-kunsido k.m.a. (Rejkjaviko, IS) Aug 02-10: 40-hora trejnkurso por E-instruantoj, subvenciata de EU/Grundtvig. Gvid. K. Kováts/ S. Lelarge. (San Remo, IT, kadre de la Itala Kongreso). Organizas Itala Esperanto-Federacio (IEF) kaj Kosmo. Inf: <trejnado-kastelaro@kosmo.eu.com> kaj <http://edukado.net/kursejo\> Sep 14-24: Metodika Seminario, UAM, Poznano, PL. Gvidas K. Kováts. – alirebla ankaŭ de ne-universitatanoj. Inf: <www.edukado.net\>. Krome, atendeblas lanĉo de unujara plejparte koresponda programo de instruista trejnado. Sep 20-22 60a Studmodulo: fakprelegoj, tradukado, terminologio (Herzberg, DE) Okt 5: Monda Tago de Instruistoj, proklamita de Unesko; multlande festinda. Okt 16-20: la 2-a Internacia Esperanto-Lernejo por komencantoj kaj progresintoj, Kastelo Bartošovice, CZ; informoj en http://verdastacio.wix.com/lernejo Dec 20-22: 61a Studmodulo: fakprelegoj, literaturo, lingvistiko (Herzberg, DE) Dec 29-Jan 4: Movadaj ekzamenoj de ILEI/UEA. 3 niveloj dum la 5a Afrika Kongreso de Esperanto en Kotonuo, Benino.

PEKA aperos en nia retejo kun pli da detaloj kaj kreskeblo. Vidu ankaŭ kalendarojn de UEA, Eventoj, edukado.net kaj multaj aliaj. Agrablan elektadon tra la jaro!

IPR 13/139

— página 40 del PDF —

Informoj pri ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Mireille Grosjean (prezidanto), Mónika Molnár (vicprez.), Karine Arakelian (sekretario, arkivisto), Leysester Miro, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis. Kontrola: Ulla Luin, Simon Smits, Rudi Koot. Lerneja: Julián Hernández (gvid.), Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Tieko Isikawa, Marija Jerković, Luigia Madella, Jacqueline Poux, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas (Estrare: Stefan MacGill). Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny (Estrare: vakas). Universitata: Duncan Charters (gvid.), Aida Čižikaitė, Renato Corsetti, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat.

Kunlaborantaj institucioj EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi. E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49)55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Bharat Ghimire. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Petra Smidéliusz. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto kaj Akomitatano de ILEI ĉe UEA: Stefan MacGill. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont. UN (Unuiĝintaj Nacioj): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: François Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR-75019 Paris, francois.lojacomo@wanadoo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@aliceadsl.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60.

Membreco kaj pagado por aliaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 10 € por la Alandoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>.

IPR 13/140

— página 41 del PDF —

La pagoj povas okazi pere de la nederlanda ILEI-konto, al la ILEI-konto ĉe UEA aŭ al la sveda konto: * Pagoj al la nederlanda konto de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bv. aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo). * Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku viajn nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo). * Pagoj al la sveda bankkonto: En Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Swedbank. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT-kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio. * Simpla abono de IPR sen membreco: 20 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktejo: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <moerbeekr@gmail.com>.

La nunan numeron ni sendis al la presejo la 31-an de januaro 2013, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aprilo 2013.

SEKCIOJ DE ILEI Albanio: (provizore) Bardhyl Brazilo: Leysester MIRÓ, SELIMI, Rruga Fortuzi, nd.9, h.1, ap. rua Jorge Tiburcia 592, 3, AL-1016 Tirana, Vila Mariana, selimibardhyl@yahoo.com BR-041-26001 Sao Paulo (SP), Aŭstralio: Jennifer BISHOP, 24/8 leysester@gmail.com Burundo: Jérémie Wallen Rd, Hawthorn, SABIYUMVA, BP 170, AU-3122 Victoria, bishop.jennifer699@gmail.com Rumonge-Burundi, Belgio: Marc CUFFEZ, Elisabeth- ane_bur@yahoo.fr laan 295, BE-8400 Oostende, Ĉeĥio: Jana MELICHÁRmarc.cuffez@telenet.be KOVÁ, Polní 938, Benino: ALOFA Jérome Charles, CZ-696 02 Ratíškovice, 04BP0672 Cotonou, Rep du Benin, melicharkova@quick.cz alofkarlo@yahoo.fr

Ĉinio: GONG Xiaofeng, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, arko.gong@qq.com Danio: Bent JENSENIUS Höjstrupvej 124, DK-2700 Brønshøj, bentjensenius@gmail.com Finnlando: Sylvia HÄMÄLÄINEN, F.E. Sillanpään katu 2 C 46, FI-33230 Tampere, sylvia.h@kolumbus.fi

IPR 13/141

— página 42 del PDF —

Norvegio: Anne Karin BONDHUS, Morenefaret 8A, NO-4340 Bryne, (daŭrigo) akbondhus@jkn.no Francio: Michel DECHY, Pollando: Tomasz CHMIELIK, ul. 65 allée de la Crémaillère, Jarzębinowa 3/33, PL-21-040 FR-59650 Villeneuve d’Ascq, Świdnik, tchmj@wp.pl michel_dechy@hotmail.com Rumanio: Mihai TRIFOI, Germanio: Zsófia KÓRÓDY, Str. Principală, Bl.1 Ap.3, E-Centro, Grubenhagenstr. 6, RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, DE-37412 Herzberg/Harz, mihaitrifoi@yahoo.com zsofia.korody@esperanto.de Serbio: Radojica PETROVIĆ, Hungario: József NÉMETH, Bul. oslobodjenja 36, Fő u. 41/5, HU-8531 Ihász, RS-32000 Ĉaĉak, jozefo.nemeth@gmail.com radojica.petrovic.rs@gmail.com Italio: Luigia OBERRAUCH Svedio: Agneta EMANUELSSON, MADELLA, via Prampolini 8, Carl Ugglas väg 6, SE-641 37 IT-43122 Parma, Katrineholm, silkovojo@aliceposta.it agneta.emanuelsson@fro.se Japanio: ISIKAWA Tieko, Svislando: Mireille GROSJEAN, Tate 1-6-6-103, JP-353-0006 Grand-rue 9. Case postale 9, Siki-si, Saitama-ken, CH-2416 Les Brenets, isksanjo@ff.e-mansion.com mirejo.mireille@gmail.com Katalunio: Pedro M. MARTÍN, Togolando: ATTIOGBE-AGBEMAArnau Gatell 2, ES-17300 Blanes, DON B., Mensah, B.P. 39, Aneho, ileicat@hotmail.com Lome-TOGO, Korea Resp.: LEE Jung-kee, abiovamensah@yahoo.fr Moklyun Usong Apt. 307-707, Ukrainio: Volodimir Bomke-dong, Dongan-ku, Amyang- HORDIJENKO, p/k35, Kijiv-133, si, Kyungki-do, KR-431-070, UA-01133 volodomir@ukr.net esperanto@saluton.net Usono kaj Kanado: Ronald Kroatio/KEL: Marija JERKOVIĆ, GLOSSOP, 8894 Berkay Avenue, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, US-63136-5004 Jennings, MO mjerkovic@net.hr rglossop@mindspring.com Kroatio/KEU: Ivan BEKAVACVjetnamio: Ngyuyen THI NEP, BASIĆ, Kuŝlanova 59, HR-10000 70, B20A, Kim Lien, Dong Ha, Zagreb, ilei@hes-keu.hr Hanoi, Nguyennepa9cfl@gmail.com Kubo: Marta ALONSO GUTIÉRREZ, Kuba E-Asocio, Apartado 5120, CU-10500 La EPREZENTANTOJ Habana, Cuba, Armenio: Lida ELBAKJAN, info@esperanto.co.cu Moldovakan 26/2, kv.52, AMMeksiko: Carlos HERNÁNDEZ LOARCA, Arco del Triunfo 2019-40 375062 Erevan, Lidaelb@yahoo.com Barato/Hinda Unio: Venkatesh San Pedrito los Arcos, MX-76148 Querétaro México, ilei@esperanto- REDDY, No. 216, Off Main Road, Whitefield, Bangalore 66, mexico.org Karnataka, esperovr@yahoo.co.in Mongolio: Khorloo TSERENDEBritio: Elizabeth STANLEY, JID, Ulanbatoro, distrikto BZD, 82Frome House, Frome Gardens, 5, tserendjd@yahoo.com Nederlando: Robert MOERBEEK, Stroud, Glos. GL5 4LE, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE elistaros@hotmail.com Bulgario: Mariana GENCHEVA, Beverwijk, moerbeekr@gmail.com Nepalo: Bharat Kumar GHIMIRE, Targovska 95, BG-5180 Polski Trambesh, maries972@yahoo.com Nepala E-Asocio, G.P.O. Box Ĉilio: Héctor CAMPOS GREZ, 10518, Kathmandu, Casilla 903, CL-3340000 Curico, nespa_bharat@hotmail.com hecg@uea.org

SEKCIOJ DE ILEI

R

Ganao: Alfred Kobina ARTHUR, P.O. Box TS 404, Teshie Accra, abaako43@yahoo.com Islando: Loftur MELBERG Sigurjónsson, Traðarberg 13, IS-221 Hafnarfjörður, lofturmsig@yahoo.de Israelo: Gian Piero SAVIO, 13/4 Menora-str. IL-53490 Givatajim, saviogp@zahav.net.il Kongo DR: Viktor LUKOLAMA LUFIMPU, c/o Mampuya Diakiese, B.P. 7598, CILU, Kinshasa 1, kekcd@yahoo.fr Nov-Zelando: Gwenda SUTTON, 12C Herbert Gardens, 186 The Terrace, NZ-6001 Wellington 1, gwenda.s@ihug.co.nz Pakistano: Adeel Mahmood BUTT, Ward No. 11, near M.C. High School, PK-39100 Nankana Sahib, adeelbutt84@gmail.com

KONTAKTPERSONOJ Bolivio: Leandra DIA RIOS, Calle María Estiváriz No 290, Avenida Coronel Valdez Pasaje Zaratustra, Villa Pabón, Zona Central, mileis_7@hotmail.com Bosnio kaj Hercegovino: Nimeta KULENOVIĈ, Branica Sarajeva 15/V, BA-71000 Sarajevo Estonio: Helgi HROMOVA, Pk. 623, EE-12602 Tallinn Haitio: Christine THEANO, Christ-Roi, Imp. Romane # 41, HT-6110 Port-au-Prince, christinetheano@hotmail.com Indonezio: Ilia Sumiltia DEWI, Perumahaan, Pejuang, Pratama, Blok L, no. 11, RT/RW 003/006, Bekasi, Jawa Barat, ilia.dewi@gmail.com Kenjo: Gilbert S. SIKALA, Chemomi Estate, P.O. Box 22, 30301, Nandi Hills, simiyugilbert@yahoo.com Kostariko: Hugo MORA Poltronieri, Apartado 4981, CR-1000 San José, tikoguau@gmail.com Litovio: vakas Urugvajo: Sonia RISSO, Pascual Costa 3253 Apto 1215, UY-11700 Montevideo, sonry@adinet.com.uy

— página 43 del PDF —

 $VVDQH)D\HSUH]LGDQWRGH6($ YGÄ(N]DPHQVHVLRHQ6HQHJDOR´S  

 .XQGLSORPRM GHPDOGHNVWUH /DIL&KDUOHV’LDWWD$QWRLQH*RPLV$VVDQH)D\H

,35¾

IPR 2013/2

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 43 – trimonata

13/2

Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Stefan MacGill Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Mireille Grosjean Miroslav Hruška Dennis E. Keefe Zsófia Kóródy Katalin Kováts Albrecht Kronenberger Lee Jungkee Stefan MacGill Svetlana Miroŝniĉenko Johano Petik Radojica Petrović Venkatesh Reddy Vilorg Teräväinen Zlatko Tišljar

— página 2 del PDF —

ENHAVO Jozefo NÉMETH: Enkonduko………………………………………………………………………….3 Karaj legantoj (Zsófia KÓRÓDY) …………………………………………………………………..4 Dennis KEEFE: BEK-kurso kaj la tradicia Cseh-kurso (II.) ……………………………….5 Miroslav HRUŠKA (Miropiro): Kiel prelegi pri Esperanto? …………………………….. 10 Zlatko TIŠLJAR: Mia saĝo post 50 jaroj de instruado de E-o ……………………………14 Mirejo GROSJEAN: Malsama ekvilibro inter skriba lingvo kaj parola lingvo ……..18 Svetlana MIROŜNIĈENKO: Esperanto-belarta literaturo kiel rimedo […] …………..20 Zsófia KÓRÓDY: Spertoj de lernejaj grupoj en Komenius-projekto GUTO ………..23 El la landoj kaj sekcioj (CN, FR, KR, PL, CH) ……………………………………………..25 Riskumu kaj gajnu (Katalin KOVÁTS) ………………………………………………………….28 Novaĵoj pri la 46a ILEI-konferenco en Herzberg/Sieber …………………………………29 2014: ILEI konferencos en Montevideo (Radojica PETROVIĆ) …………………………31 Nekrologoj pri Sarasavani Vaidyanath, Manfred Ritthaler kaj Boriša Ritthaler …34 Pri lingvo per simplaj vortoj (reago de Vilorg TERÄVÄINEN) …………………………..35 Internaj kaj eksteraj kondiĉoj de evoluo (reago de Johano PETIK) …………………….39 Informoj pri ILEI kaj nia redakcio ……………………………………………………………….41

ESTRARO DE LA LIGO Vicprez.: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. <zsofia.korody@esperanto.de>. Tel./fakso fiksaj: (+49) 5521-5983. Aganta prez. ĝis la Konf. LKK de la 46a konferenco, E-centroj, instrukapabligado, ekzamenoj. Sekretario: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <ilei.sekretario@gmail.com> por sekretariaj aferoj, <radojica.petrovic.rs@gmail.com> alie. Tel. fiksa (+381) 32 371053. Sekretariaj taskoj, edukprojektoj kaj konferencoj. Estrarano pri financoj: Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. fiksa (+ 510) 653 0998. Financaj kaj kasistaj aferoj. Vicsekr.: Magdaléna FEIFIČOVÁ (Fejfi), Bernolákova 25/5, SK-010 01 Žilina, Slovakio. <ilei.oficejo@gmail.com> . Membro-administrado, rilatoj kun aliaj fakaj asocioj. Estrarano: Bharat GHIMIRE, G.P.O. Box 10518, Kathmandu, Nepalo. <nespa.1990@gmail.com>. Tel. (+1) 620 9877. Eksteraj rilatoj, universitata agado. Estrarano: GONG Xiaofeng (Arko), School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. <arko.gong@qq.com>. Azia agado, universitata agado. Estrarano: Stefan MACGILL, Pannónia u 30.I.6, HU-1136 Budapest, Hungario. <stefan.macgill@gmail.com>. Tel. fiksa (+36 1) 349-5207. Juna amiko, kurso e125, retejoj, rilatoj kun UEA. Estrarano: Enikő ZENGŐ SEREGHY, Dózsa u.14. 2/8, HU-4400 Nyíregyháza, Hungario. <enimyster@gmail.com>. Tel. portebla: (+ 36) 203234365. Instrukapabligo, ekzamenoj, kalendaro, membro-varbado. Estrarano: Penny VOS, Aŭstralio <penivos@yahoo.com>. Landa kaj lerneja agado, eksteraj rilatoj, instrumaterialoj, reta kontaktado.

IPR 13/22

— página 3 del PDF —

Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn; AIS2 Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet Sekretario: Aida Čižikaitė, Litovio 1 AdE – Akademio de Esperanto 2

AIS – Akademio Internacia de la Sciencoj, San-Marino

Titolpaĝe: Lingvaj kursoj kaj sesio de KER-ekzamenoj en Grésillon, kunlabore kun ILEI, jam la trian fojon. Vidu la raporteton de Stefan MacGill sur p. 25.

Enkonduko Karaj Legantoj, En la nuna numero ni daŭrigas la komparadon de la BEK-kurso kaj la tradicia Cseh-kurso danke al s-ro KEEFE. Post la (viv)resuma artikolo de Franz-Georg RÖSSLER (Germanio) en IPR 13/1, estas nun la vico de Zlatko TIŠLJAR (Slovenio) kolekti siajn duonjarcentajn spertojn pri instruado. Ankaŭ la temo kaj nomo de Svetlana MIROŜNIĈENKO (Rusio) povas esti konataj al niaj fidelaj legantoj, ĉar ŝi plurfoje verkis por ni artikolojn pri la ebloj utiligi literaturon en la instruado. En la numero prezentiĝos juna ĉeĥa kolego, Miroslav HRUŠKA, kiu laŭ la instigo de nia vicsekretario verkis artikolon pri la temo „Kiel prelegi pri E-o?” Nia Ligo staras antaŭ gravaj ŝanĝoj: meze de julio ni ekhavos novan Prezidanton. Pri la temo legu la enkondukan artikolon de nia vicprezidanto. Por la prezida posteno momente ni havas du kandidatojn, iliajn (alitemajn) artikolojn vidu sur paĝoj 18, 27 kaj 31. La nuna numero alportas ankaŭ malgajajn novaĵojn: forpasis tri eminentaj gekolegoj. La nekrologo pri s-ino Saranath (Barato) aparte malfruas, ĉar la informo pri ŝia morto alvenis al nia redakcio nur nun. Pardonu pro la malfruo! Karaj Saranath, Manfred kaj Boriša, ripozu en paco! Jozefo NÉMETH, redaktoro

IPR 13/23

— página 4 del PDF —

Karaj legantoj Pro ŝanĝoj en la ILEI-estraro gravas klarigi la novan situacion, kaj ni uzas la plej konvenan formon informi vin ĉiujn per tiu enkonduko al la nova numero de IPR: Kiel konate, por troŝarĝiteco, tro multaj samtempaj farendaĵoj, nia prezidanto, Stefan MACGILL, kiu dum multaj jaroj tiom sindone, plenenergie laboris por la bono de la Ligo, decidis rezigni kiel prezidanto de ILEI. Grandan dankon li meritas de ni ĉiuj pro la refortigado de ILEI en harmonia kunlaboro kun la aliaj estraranoj, pro la atingoj en la interna stabiligo kaj pli vasta ekstera prezentiĝo de la asocio. Ni ĝojas, ke li tamen ankoraŭ restas en la estraro kaj plenumas plurajn taskojn kiel respondeculo pri Juna amiko, kurso e125, retejoj kaj rilatoj kun UEA. ILEI do bezonas novan prezidanton, kiun la komitato elektos en la kunsidoj dum la ĉi-jara konferenco en Herzberg am Harz inter 12a kaj 18a de julio. Laŭ la statuto de ILEI, manke de prezidanto la estraranoj dividas la taskojn inter si. Mi, Zsófia KÓRÓDY, kiel vicprezidanto aŭtomate transprenis taskojn de prezidanto kaj laboros kiel ’aganta prezidanto’ ĝis julio 2013, sed ne kandidatiĝas por fariĝi prezidanto. Ekestis diskuto ene de la estraro kaj komitato, ĉu eblus elekti prezidanton per reta voĉdonado, sed tion la regularo ne permesas. La Elekta Komisiono meritas laŭdojn, ĉar ĝi faris gravan laboron serĉante novajn kandidatojn por prezida rolo. Intertempe alvenis kandidatiĝo de Mireille GROSJEAN kaj ankaŭ Radojica PETROVIĆ esprimis sian konsenton transpreni prezidantan rolon, sed ĝis la komitatkunsido, eĉ surloke eblas ankoraŭ starigi proponojn aŭ sin anonci. Gravas, ke la komitato ricevu biografiojn kaj aspirojn de ĉiu kandidato por la prezida posteno. Kaj gravas, ke ĉeestu la komitatkunsidon sufiĉa nombro de komitatanoj por havi kvorumon. Ni alvokas la landajn sekciojn de ILEI, ke ili zorgu pri anstataŭado, se iliaj komitatanoj ne povos fizike ĉeesti la kunsidojn. Bonvolu atenti, ke la koncernan formularon devas subskribi kaj la komitatano kaj la anstataŭanto, krome estas bezonata la aproba subskribo de la sekciestro. La pretan dokumenton kun la originalaj subskriboj oni devas fizike prezenti antaŭ la komitatkunsido. La nuna estraro estas naŭkapa, kiu estas la maksimuma nombro laŭ la statuto. Kaj Stefan MACGILL kaj Zsófia KÓRÓDY esprimis sian pretecon forlasi la estraron kaj fariĝi

IPR 13/24

— página 5 del PDF —

komisiitoj pri sia agadkampo, se per apero de nova prezidanto-kandidato ekster la nuna estraro la nombro de estraranoj altiĝos al dek. En tiu kazo la komitato devas ankaŭ elekti novan vicprezidanton. Mi elkore dankas al Stefan MACGILL, kiu per konsiloj kaj transdono de laŭmonata taskolisto helpas al mi plenumi la prezidantecon, kaj same multan dankon al la gekolegoj en la estraro, kiuj dividas la farendaĵojn. Mi promesas fari ĉion eblan en la sekvaj kelkaj monatoj por certigi la senĝenan daŭrigon de la laboro de la estraro kaj esperas havi sufiĉan forton kaj tempon por la duobla rolo kiel aganta prezidanto kaj prezidanto de LKK de la 46a ILEI-konferenco. Mi invitas vin ĉiujn partopreni, ĝui la riĉan programon kaj la gastamon de Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo. Kun multaj salutoj, Zsófia KÓRÓDY, aganta prezidanto de ILEI

BEK-Kurso kaj la tradicia Cseh-Kurso: Du malsamaj aliroj rilate la instruadon de la A- kaj O-finaĵo-sistemoj de Dennis Edward KEEFE (Universitato de Nankino, Ĉinujo) En la lasta numero de Internacia Pedagogia Revuo mi skribis pri la Cseh-Kurso (ĈEK) kaj la BEK-Kurso (BEK), listigante kaj priskribante plurajn fundamentajn diferencojn inter la du instrusistemoj. Ekzemple, la BEK-kurso daŭras kvaroble pli longe ol ĈEK; BEK estas multmetoda kurso dum ĈEK estas nur rektmetoda; BEK estas lernanto-centra, dum ĈEK estas instruisto-centra; BEK celas ne nur la paroladon, sed ankaŭ la legadon de literaturo en E-o kaj la kapablon sendepende ekutiligi PIV ktp. Mi konkludis, ke kvankam neprofesiaj instruistoj ofte asertas, ke BEK kaj ĈEK estas similaj kursoj, tiuj kursoj estas tiel malsimilaj kiel karbo kaj kotono, ŝafoj kaj ŝipoj. En ĉi tiu artikolo, mi volas daŭrigi mian prikomentadon rilate BEK kaj ĈEK, kaj ĉi-foje mi eniros en la detalojn de la kursoj mem, komparante la instruadon de la finaĵoj de la A-vortoj kaj O-vortoj de E-o. Tiuj finaĵoj vidiĝas en la sekva listo de ok vortoj: bona, bonaj, bonan, bonajn, libro,

IPR 13/25

— página 6 del PDF —

libroj, libron, librojn. Entute estas ok tiaj finaĵoj, nome, -A, -AJ, -AN, AJN, -O, -OJ, -ON kaj -OJN. La bona eklerno, la bona praktikado kaj la bona memstara utiligado de tiuj ok finaĵoj estas pli grava ol oni kutime supozas, ĉar, logike, se la lernanto ne bone scipovas tiun sistemon de finaĵoj, eĉ simpla ĉiutaga interparolado ne eblas. La ĉiutaga parolado bezonas verbojn, ĉiajn verbojn, kaj tiuj verboj postulas la bonan, ni diru seneraran utiligadon de la A- kaj O-finaĵosistemo. Prikonsideru la sekvajn, ege simplajn, ekzemplodonajn demandojn: Ĉu vi legis la novAJN artikolOJN en Libera FoliO? Ĉu viA kursO de EsperantO estas bonA kaj interesA? Ĉu vi ŝatas varmAN teON, aŭ malvarmAN? En tiuj tri malkompleksaj frazoj, el 24 vortoj jam troviĝas 11 finaĵoj -O kaj -A, kaj kvin el ili postulas la akuzativan formon. Tiuj finaĵoj abundas kaj gravas. Por studi la instruadon de la finaĵoj, estas granda avantaĝo utiligi kaj BEK kaj ĈEK, ĉar ambaŭ kursoj ege klare indikas, kiam tiuj gramatikaj konceptoj ekinstruiĝas kaj kiel ili praktikiĝas. Tiu klara prezentado faciligas la komparon de la du lernsistemoj kaj helpas al ni pli bone kompreni, el kio konsistas tiuj du malsamaj aliroj por la instruado de E-o. Por fari mian interkomparadon mi utiligis la libron Baza Cseh-Kurso, la sepan eldonon reviziitan, eldonitan de Internacia E-Instituto en la jaro 1987 [surfote: Andreo Cseh]. Por BEK, mi ĉerpas la materialon el la retejo www.bekkurso.info. En ambaŭ instrusistemoj, ĉiuj lernotaĵoj estas zorge dividitaj en lernopaŝoj. En BEK, la kerna BEK (ĉar la BEK-ekzercaro estas nur parto de la tuto) estas 147 paĝoj da gramatika materialo, kaj 98 lecionoj aŭ lernopaŝoj. En ĈEK aliflanke, estas 166 paĝoj (19 pli ol en BEK) kaj 264 punktoj aŭ lernopaŝoj (117 pli ol en BEK). Lernopaŝoj, do lecionoj en BEK kaj punktoj en ĈEK, estas similaj en ambaŭ kursoj. Ĉiu paŝo enhavas novajn gramatikaĵojn aŭ aliajn lernotaĵojn. Tamen la du kursoj malsimilas en tio, ke BEK ofte kunigas plurajn lernopaŝojn en la sama leciono, dum ĈEK prezentas nur unu gramatikan paŝon. Ekzemple, en lernopaŝo 1 de BEK estas, interalie, la ok personaj

IPR 13/26

— página 7 del PDF —

pronomoj: mi, vi, li, ŝi, ĝi, ni, vi kaj ili. Tiu ununura lernopaŝo en BEK iĝas kvar paŝoj en ĈEK. En ĈEK lernopaŝo 3 instruas: mi vi; lernopaŝo 10: li, ŝi; lernopaŝo 12: ĝi; kaj finfine, lernopaŝo 28: ni, ili. Tiaj prezentadoj, densa de BEK, maldensa de ĈEK, de lernomaterialo estas fundamenta diferenco inter la du instrusistemoj, kaj mi volas doni aliajn ekzemplojn por pli klare montri tion. En BEK ses lokaj nocioj (super, sur, sub, dekstre de, maldekstre de, kaj inter) estas instruataj en unu lernopaŝo, dum en ĈEK ili etendiĝas sur kvin lernopaŝoj: 22 (sur), 65 (sub), 99 (inter), 107 (dekstra, maldekstra), 195 (super). Nun ni komencas vidi, ke ĝenerala, organiza principo de ĈEK estas la limigo de nur unu kerna koncepto ĉe ĉiu paŝo, dum en BEK estas pli ol unu ĉiupaŝe. Tiaj samaj diferencoj, plurkoncepto-instruado en BEK, kaj unukoncepto-instruado en ĈEK ekzistas ankaŭ por la A- kaj O-finaĵoj, la ĉeftemo de mia artikolo ĉi tie. Ni memoru, ke estas ok el tiaj finaĵoj. En BEK la tuto estas instruata en nur kvar lernopaŝoj, dum en ĈEK ili estas prezentataj en sep paŝoj. En BEK ili instruiĝas inter lernopaŝoj 2 kaj 13, dum en ĈEK, inter paŝoj 4 kaj 47. Mi poste parolos pri la konsekvencoj, laŭ mi, de la malsimilaj prezentadotempoj de BEK, relative mallonga, kaj de ĈEK, relative longa. Nun ni rigardu la ordon de la instruadoj de la A- kaj O-finaĵoj, kaj ankaŭ kelkajn ekzemplojn kiujn BEK kaj ĈEK utiligas por la instruado. La ekzemploj montros alian fundamentan diferencon inter la du instrusistemoj. Finaĵo -O. Koncerne la sistemon de la ok finaĵoj, ambaŭ instrusistemoj lernigas, unue, la finaĵon -O, BEK ĉe la 2a lernopaŝo kaj ĈEK ĉe la 4a. En BEK troviĝas la nomoj de Eŭropaj landoj kaj urboj kiel HispaniO kaj MadridO, FranciO kaj ParizO ktp. ĈEK, aliflanke, utiligas la profesiojn kiel instruistO kaj lernantO (ankaŭ en la BEK leciono), kaj oficistO, inĝenierO, direktorO, redaktorO ktp. Utiligi la profesiojn estas bona ideo de ĈEK. Ĝi estas facila kaj rekte rilatas al la gelernantoj. Utiligi la landojn kaj urbojn, aliflanke, estas iom pli malfacila, ĉar kiel konate, kelkaj esperantistoj preferas la formojn kiel Hispanujo, Francujo ktp. Krome, la lando kaj urbo-nomado ne tiom rekte rilatas al la gelernantoj. Tamen, BEK funkcias spite al tiaj problemoj. Per detala analizo de partoj de iu kurso aŭ kursaro, ni ne tro konkludu pri la tuteca pedagogia efiko. Tio kio gravas estas la fina atingo kaj la longdaŭra rezulto de la instrusistemo, ĉu ne? Finaĵoj -A, -AJ kaj -OJ. BEK elektas instrui la finaĵon -OJ ĉe lernopaŝo 8 kaj la finaĵojn -A kaj -AJ ĉe paŝo 11 dum ĈEK utiligas -A ĉe paŝo 16, -OJ

IPR 13/27

— página 8 del PDF —

ĉe paŝo 27 kaj -AJ ĉe paŝo 29. Mi pensas, ke ambaŭ aliroj estas pedagogie pravigeblaj. Se la konceptoj estas instruataj en mallonga tempoperiodo, ne tiom gravas, ĉu tiu aŭ alia koncepto alvenas unue aŭ alvenas poste. Maloportunas nur se la verkisto de lernosistemo misordigas la konceptojn. Ekzemple, instruante KIA antaŭ la adjektivoj kiel blua, granda, bona, aŭ KIOM DA antaŭ la numeroj kiel unu, du, tri, KION VI PENSAS PRI antaŭ manieroj esprimi pensojn kiel Mi pensas, ke… Mi opinias, ke… Mi kredas, ke… kaj similajn, oni misordigas la konceptojn. Finaĵoj -AN, -ON, -AJN kaj -OJN. BEK prezentas ĉiujn akuzativajn formojn de la finaĵoj en unu lernopaŝo, numero 13. ĈEK, aliflanke, utiligas tri lernopaŝojn, numerojn 40, 46 kaj 47. La aliro de ĈEK por la akuzativa formo, parenteze, estas interesa kaj fama. Mi rakontu la anekdoton, kiu troviĝas en la gvidlibro de Cseh: estas ĝuste ĉe ĉi tiu lernopaŝo, kie Andreo Cseh decidis enkonduki la vorton amas. Li rakontas, ke li decidis ekuzi tiun vorton post kiam iu fraŭlino de lia kurso ne plu ĉeestis post la tria leciono, ĉar la kurso estis enuiga kaj nur utiligis vortojn, kiuj ne estis “interesaj.” Laŭ Cseh, la interesa vorto verŝajne estis „amas”, kaj post tiu momento, li utiligis ĝin por instrui la akuzativon, do la finaĵo -ON en la lernopaŝo 40. La komercisto amas la oficistinon. Post tiu prezentado de la instruado de la A- kaj O-sistemoj, nun iel tabeloresume, ni komparu la prezentadon de la -A kaj O-finaĵoj en BEK kaj ĈEK. Finaĵoj

BEK

ĈEK

ĉe paŝo

ĉe paŝo

-O

2

4

-OJ

8

27

-A

11

16

-AJ

11

29

-AN

13

46

-ON

13

40

-AJN

13

47

-OJN

13

47

IPR 13/28

— página 9 del PDF —

En ĉi tiu tabelo pli klare videblas, ke la instruado de la finaĵoj en BEK multe pli koncentriĝas ol en ĈEK. BEK utiligas nur 13 lernopaŝojn, dum ĈEK uzas 47. Krome, en BEK, 6 el 8 de la finaĵoj instruiĝas en nur du lecionoj (lernopaŝoj 11 kaj 13). Laŭ studhoroj la tuta instruado kaj praktikado de la finaĵoj por BEK, en eŭropaj kursoj, estas eble 4 horoj, dum la tempo por ĈEK prenas eble 12 horojn. Pro la koncentriĝo de la instruado de la finaĵoj en BEK mi konkludas, ke ESTAS MULTE PLI FACILE AL LA BEK-KURSGVIDANTO prepari siajn lecionojn kaj paroli kun la gelernantoj, starigante demandojn spontane. Kial? Ĉar la kerno de iu ajn kurso, rekta aŭ alia, estas verboj. Se la lernanto ankoraŭ ne havas la KOMPLETAN sistemon de finaĵoj en sia memoro (-A, -AJ, -AN, -AJN, -O, -OJ, -ON kaj -OJN), la instruisto devas tre tre zorge, kaj mi dirus tro zorge, pensadi pri la elekto de verboj en eĉ tre simplaj kazoj. Ekzemple, se la instruisto volas demandi: Ĉu vi havas biciklon? Ĉu via amiko havas gefilojn? Ĉu vi ŝatas ruĝan vinon aŭ blankan vinon? Ĉu vi kutime legas fikciajn librojn aŭ nefikciajn librojn? En tiuj kvar simplaj demandoj, la respondoj jam devus utiligi la tutan finaĵan sistemon: -A, -AJ, -AN, -AJN, -O, -OJ, -ON kaj -OJN. En la BEK-Kurso, la kursgvidanto bezonas scii nur, ke la gelernantoj jam finis lernopaŝon 13. En ĈEK oni devas scii ĝuste, kie la lernantoj troviĝis en la iel komplika, iom longa gramatika paŝaro. ĈEK, tamen, havas siajn avantaĝojn. La limigo de la gramatikaj lernopaŝoj al nur unu finaĵo vaste simpligas la eklernadon de ĉiu koncepto. Teorie, ĈEK similas al la eduko-filozofio de la Harvarda profesoro pri psikologio B. F. Skinner, kies teorioj pri lernado influis lingvo-instruadon en la 50aj kaj 60aj jaroj en Usono. Skinner, kiu proponis lernadon per programitaj maŝinoj, zorge dividis la lerno-ŝtuparon en ege malgrandajn ŝtupojn, por ke la lernanto ĉiam sukcesu. Tion mi vidas ankaŭ en ĈEK. BEK, aliflanke, kiel baza filozofio, neniam maksimume simpligas la lernopaŝojn. Je ĉiu lernopaŝo estas ofte pluraj elektoj de gramatikaĵoj. La lernanto neniam povas respondi pensante nur pri unu lernitaĵo. Li aŭ ŝi devas elekti inter du, tri aŭ eĉ pliaj. En ĈEK, kutime estas nur unu nova elekto pri gramatikaĵoj. Tro simpla, laŭ mi, sed certe ekzistas situacioj, en kiuj la simpligo de lernomaterialo povas helpi al la gelernantoj. Se BEK estus rektmetoda, parola lernosistemo – kaj ĝi emfaze ne estas tia, ankaŭ ĝi alstrebus tian simpligon, bazan trajton de ĈEK pro neceso. Sed

IPR 13/29

— página 10 del PDF —

memoru antaŭ ĉio, ke BEK ne estas rektmetoda sistemo. Ĝi baziĝas sur skribaj demandoj, sur videbla ekzercaro, sur gruplaboro sendepende de la kursgvidanto. Krome, en la ĉiutagaj hejmtaskoj, ĉiam estas la devigo lerni la vortojn de la sekvaj dek paĝoj antaŭ ol ĉeesti la sekvan lecionon. Tiu parto de BEK utiligas la tradukan metodon, tamen, tradukado de vortoj, ne de gramatikaĵoj nek frazoj. Por konkludi, mi ĉiam rekomendas trarigardon kaj eĉ profundan studon de la tradicia ĈEK. Mi konas neniun alian kursomaterialon tiel bone kaj tiel zorge kolektitan kaj aranĝitan. Tamen, en ĈEK ni ankaŭ vidas kelkajn el la teoriaj kaj praktikaj limoj de ĉiaj rektmetodaj kursoj. Tro da malgrandaj lernopaŝoj, dise etendataj sur horoj, tagoj, semajnoj kaj eĉ monatoj, multe malfaciligas la instruan taskon de la kursgvidanto. Mi esperas, ke mia komparado de BEK kaj ĈEK helpas al vi, kara instruisto, eble komenci koncepti la instruadon de E-o per pluraj, aliaj vidpunktoj. Mi atendas viajn komentojn kaj kritikojn, ĉar mi ankaŭ bezonas pliajn kaj novajn vidpunktojn kaj eble ĝuste la viaj helpos al mi.

Kiel prelegi pri Esperanto? de Miropiro (Miroslav HRUŠKA), Ĉeĥio Kiel prelegi pri E-o? Aŭ alie dirite: kiel prezenti al publiko E-on? Relative facila demando, malfacila tamen estas la respondo. Miaopinie, ne ekzistas iu ĝenerala koncepto, ĉar ĉio dependas de tio, al kiu vi volas prezenti E-on. Tamen, tiu ĉi teksto estas celita kiel kontribuo al diskuto pri prezentado, ĉar sen bona prezentado oni ne povas atingi intereson de homoj por lerni E-on. Miaj spertoj ĉefe devenas de prelegoj por junuloj. Bone, iam mi mallonge prezentas E-on ankaŭ al homoj pli aĝaj ol mi (kutime dum iu diskuto pri ŝatokupoj), iam mi mencias E-on dirante al iu persono mian retpoŝtan adreson, kiu ekzistas en la retejo „esperanto.cz” kaj se homoj ne komprenas, kiun adreson mi diras al ili, mi ripetas la vorton kaj aldonas, ke temas pri internacia lingvo.

IPR 13/210

— página 11 del PDF —

Sed ni revenu al spertoj pri prelegado por junuloj. Mia unua iom pli serioza prelego estis en la aŭtuno 2008 en mia mezlernejo. Tiam mi preparis komputilan prezentaĵon. Ĉar mi sciis, ke mi plej verŝajne povos uzi du preskaŭ tutajn instruhorojn (ambaŭ po 45 minutoj), mi povis komenci kaj fini mian prezentadon per filmo „Esperanto estas…” (fakte, tiam ekzistis nur du partoj de la filmo, kiuj laŭ mia opinio por tiu ĉi okazo taŭgis, ĉar ĉefe en tiu dua filmo oni pli bone povas aŭdi la lingvon). Mia komputila prezentaĵo konsistis el la jenaj partoj: Unue mi mallonge respondis al la baza demando „Kio ĝi estas?”, poste mi priskribis skize la aŭtoron de E-o, do Zamenhofon, ke oni havu imagon pri tio, kial li kreis E-on. Kiel tria parto sekvis mallonga historio de E-o (per kio mi klarigis, ke estis jam ŝanco, ke E-o estu akceptita kaj uzata en Eŭropo). Poste mi montris skize la gramatikon de E-o kun kelkaj facilaj ekzemploj (sistemo de substantivoj, adjektivoj, verboj, pronomoj, pluralo kaj akuzativo). La sekcion pri gramatiko mi finis per klarigado, kiel en E-o eblas krei novajn vortojn (kun komparo kun la sistemo de la konata konstrua ludo LEGO kaj la prezentado de la kreado de mia ŝatata vorto „preĝejemetulo”). Post tiu ĉi eble iom enuiga parto de prezentado, mi komencis prelegi pri jenaj temoj: kulturo (do literaturo, filmoj, muziko, ĉiam kun iu praktika ekzemplo, en la kazo de muziko oni povis aŭskulti Pafklikon). La lasta parto de mia prezentaĵo temis pri renkontiĝoj, ebloj trovi novajn amikojn, havi fascinajn rememorojn kaj spertojn, vojaĝi tra la mondo. Kaj ankoraŭ antaŭ la fino kelkaj notoj pri la uzado de E-o en interreto (ĉi tie mi mencias, ke Facebook ekzistas ankaŭ en E-o, kaj tie estas granda E-a komunumo). Tiun ĉi komputilan prezentaĵon mi prezentis entute jam sepfoje kaj kompreneble, malgraŭ tio, ke la prezentaĵo komputila funkcias bone, mi iam ĝin ĝisdatigas (ĉefe landojn, kiujn mi vizitis per E-o). Kaj kompreneble, ne indas dum printempo prezenti al aŭskultantoj kristnaskajn kantojn en E-o. Kaj ne ĉiam mi povas kun mi kunporti multajn librojn aŭ DVD-ojn, do mi tamen decidas, kion kunporti – pro tio ĉiu prelego estas iom alia. La lastan prelegon pri E-o mi havis en oktobro 2012. Tiam mi iel kalkulis pri tio, ke mi ne havos tempon prelegi tre longe kaj certe mi ne povos prezenti parton de la filmo „Esperanto estas…” Do, la komputilan prezentaĵon mi iom mallongigis antaŭ forveturo al la bazlernejo, kie mi planis prelegi. Tio signifis, ke mi kelkajn bildojn de miaj

IPR 13/211

— página 12 del PDF —

vojaĝoj forigis kaj anstataŭigis per aliaj bildoj, sed jam en malpli granda kvanto. Per bildoj mi ĉefe volis montri, ke mi danke al E-o povis viziti iom ne kutimajn lokojn kaj ankaŭ, ke tiuj estas allogaj. En mia kazo tio estis foto antaŭ forveturo de Frankfurt am Main per TGVtrajno, foto de mia vizito en Jalto kaj foto de vizito en Ĉernobilo. La serio de tiuj tri fotoj certe vekis intereson de ĉiuj aŭskultantoj, do mia konkludo estas (almenaŭ por kazoj, ke vi volas prelegi al junuloj): prelego pri E-o ne rajtas esti enuiga – ĝi devas montri ion novan, malkutiman! Tio povas ĉefe esti fotoj de viaj vojaĝoj, sed ne forgesu ankaŭ komuniki kun viaj aŭskultantoj – vi povas peti ilin, ke ili mem provu diveni vortojn surbaze de iu antaŭa facila kaj klara ekzemplo. Aktivigi aŭskultantojn laŭ mi ankaŭ eblas tiel, ke vi disdonos portempe al ili iun E-an libron aŭ kodiskon de iu E-a muzik-grupo. Se tio eblas finance por via E-organizo, kunportu al viaj aŭskultantoj iujn materialojn, kiujn oni povas preni hejmen (tio ne nepre devas esti DVD-oj „Esperanto elektronike”, kiuj tamen estas sufiĉe malmultekostaj), tio povas esti flugfolioj kun skiza gramatiko (tamen pli detala ol tiu, kiun vi mem prezentos en via prelego) kaj ligiloj al plej gravaj retejoj aŭ kontaktoj en via lando aŭ kalendaretoj kun ligiloj al lernu.net!). Se vi ne povas doni al ĉiuj aŭskultantoj iun donaceton, pripensu preni iun donacon almenaŭ al tiu homo, kiu unue prezentos vin (en mia kazo tiu estas kutime instruistino en lernejo) kaj poste lasos vin prelegi. Kiel donacon mi povas rekomendi ĝuste la DVD-on „Esperanto estas…” aŭ „Esperanto elektronike” aŭ broŝuron „Malkovru Esperanton”, se vi posedas oficialan printitan version (en mia kazo ĉeĥa versio ekzistas). Donaco ne nur ĝojigas, sed ankaŭ kreas pri vi bonan referencon. Tiu ĉi strategio – havi por interesiĝantoj iujn donacetojn senpagajn cetere uzas multaj kompanioj dum foiroj: ili fordonacas skribilojn, vizitkartojn, broŝurojn pri kompanio aŭ regiono se ili dum foiroj celas prezenti regionojn – do ĝi povas (devus) esti aplikita ankaŭ dum prezentado de E-o. Sed, kiel mi diris en la komenco de tiu ĉi teksto, tiuj ĉi spertoj ne validas ĝenerale. Dependas multe de vi, de via kreemo (do se via E-organizo ne povas vin finance subteni kaj doni al vi iujn verajn E-ajn propagandajn materialojn – elpensu kaj kreu iun propran). Vi ne nepre devas uzi komputilon kaj datenprojekciilo, iam tiuj kondiĉoj ne estas (kaj ĉefe en

IPR 13/212

— página 13 del PDF —

kazo, ke vi havas iun malgrandan komputilon, vi nepre devas uzi datenprojekciilon), vi povas elpensi ion sen komputilo. Tamen, mi persone ŝatas uzi la eblojn de komputilo kun datenprojekciilo. Pri tio indas ĉiukaze interkonsenti antaŭ via prelego en lernejo. Ili sciu, kion vi bezonas por ke ne okazu poste, ke nur surloke vi ekscios, ke vi ne havas eblon uzi lernejan datenprojekciilon. Plej verŝajne vi ne havos vian propran, ĉar tiu ĉi „ludilo” iom kostas. Tamen per ĝi eblus montri iujn amuzajn videojn, montri iujn ttt-paĝojn. Tion verŝajne ne atendas homoj en aĝo de ĉirkaŭ 70 jaroj, kiuj ne uzas komputilojn kaj jam ne tiom vojaĝas. Do, ĝenerala koncepto por ĉiuj aĝo-grupoj estas laŭ mi jena: la prelego devas nepre montri ion interesan por homoj, kiuj aŭskultos vin, do montru al ili la praktikan uzeblecon de E-o. Ne forgesu ankaŭ indiki aŭ diri viajn kontaktinformojn (kaj ankaŭ retejon por pliaj informoj, en mia kazo tio estis ligiloj al http://www.esperanto.cz kaj ligilo al la paĝo de Ĉeĥa EJunularo http://mladez.esperanto.cz). La ligiloj devas esti laŭeble facile memoreblaj aŭ rapide transskribeblaj (do ne uzu tro komplikajn retpoŝtadresojn). Ne forgesu vin prezenti: kiu vi estas, de kie vi venas kaj kion vi celas prezenti. Kiam mi lastatempe en oktobro 2012 komencis mian prelegon, mi klarigis, ke E-o iĝis mia grava hobio (ne tute ĉefa, ĉar mi krome interesiĝas pri publika transporto kaj parte ankaŭ pri komputiloj) kaj hodiaŭ ĝi estas grava parto de mia vivo. Kaj mi aldonis, ke mi komencis ĝin lerni en la sama aĝo en kiu ili nun estas (14 jaroj) kaj ke E-o donis al mi multajn interesajn spertojn dum mia adolesko. Necesas ankaŭ kalkuli pri tio, ke ne ĉiam vi havos tempan lukson por ke vi povu prezenti ĉion, kion vi eble volus prezenti – en mia kazo du instruhoroj estis tempo de seminario de la angla lingvo, kaj la instruistino donis al mi la tutan tempon (kun 10-minuta paŭzo), sed kutime vi havos 30-45 minutojn kaj poste vi devas ankaŭ rezervi iom da tempo por respondado al demandoj. Kaj se mi jam mencias tempon, ne forgesu provi antaŭ via unua prezentado prezenti vian prelegon relative malrapide kaj trankvile al vi mem (aŭ al via amiko), por ke vi sciu, kiel longe vi parolas kaj komentas ĉion, kion vi skribis en la komputila prezentaĵo kaj kiom da tempo vi bezonas por prezentado de iuj aldonaĵoj (muziko, libroj ktp).

IPR 13/213

— página 14 del PDF —

Interesaj povas esti ankaŭ eĥoj de via prelego – do, se vi prelegas en lernejo, ne forgesu poste peti la instruiston, kiu ĉeestis kune kun la lernantoj vian prelegon, pri eĥoj kaj reagoj. Tiujn eĥojn vi povas poste uzi en la estonteco kiel referencoj por prezentado de ideo, en la kazo ke vi prelegos pri E-o en iu alia lernejo. Tio ĉi estas la fino de mia teksto. Kiuj estas viaj opinioj? Mi atendas viajn reagojn – skribu al: miropiro@esperanto.cz.

Mia saĝo post 50 jaroj de instruado de E-o de Zlatko TIŠLJAR, (Slovenio, ztisljar@gmail.com) Mi instruis E-on en pli ol 200 kursoj ekde mia 17-a jaraĝo, do nun estas 50 jaroj. Mi instruis en mallongaj kelktagaj kursoj, plej ofte en kelkmonataj kursoj kaj foje eĉ en 3-jaraj kursoj. Mi instruis al infanoj, kiuj ankoraŭ ne sciis skribi, al homoj de ĉiuj aĝoj kaj profesioj ĝis maljunuloj, al intelektuloj kaj al la plej malbonaj gelernantoj en lernejoj, al homoj el deko da landoj eŭropaj. Mi ĉefe instruis la plej bazan kurson (A) kaj malpli ofte ankaŭ la pli superan kurson (B). Mi kredas, ke tian vastan rilaton al ĉiuspecaj celgrupoj kaj al ĉiuspecaj lernmetodoj kun variaj daŭroj de la kursoj eble havas neniu alia. Do, mi rajtas nun resumi, kion mi lernis pri homa kapablo lerni fremdajn lingvojn, aparte E-on. Krome, mi konstatis, ke granda plimulto de la instruistoj instruas ne por havi sukceson ĉe la lernantoj, sed por ricevi salajron kaj agi laŭ la preskribitaj lernprogramoj. Tion mi neniam faris. Mia centra motivo ĉiam estis klopodi atingi rezulton ĉe plimulto de la kurspartoprenantoj kaj adapti mian laboron al tiu celo kaj metode kaj tempe. La centra kaŭzo por sukceso en pedagogiaj klopodoj estas la motivo de la lernanto. Se lernanto ne havas motivon kaj rezistas akiri ĝin, la rezulto estos nula. Oni povas atingi tre minimumajn rezultojn per ekstrema perforto, sed seriozajn kvalitajn rezultojn neniam.

IPR 13/214

— página 15 del PDF —

La motivoj povas esti naturaj (ĉefe deziro ludi kaj lude ekscii, kaj aparta ene de tio estas la motivo kaŭzita de rapida lernsukceso, do de metodo, kiu donas tujan kaj palpeblan novkapablon kaj komprenon) aŭ provokitaj motivoj (ĉefe stimuli al pliprofundigo de scioj, kiujn la infano pro iu ajn kaŭzo pli bone lernis en frua aĝo, aŭ instigi okupiĝi pri aferoj, kiuj rilatas al idealoj de unuopulo). Mi instruis E-on al homoj sen motivoj (infanoj en elementaj lernejoj, kiuj venis al la kurso pro tio, ĉar instruistoj de aliaj lernobjektoj promesis ion al ili, se ili lernos E-on samkiel al gejunuloj elpelitaj el regula lernejo pro malsocia konduto aŭ absoluta malkapablo). En tiuj kazoj mi ĉefe okupiĝis pri tio kiel ludigi ilin kaj forigi la konscion, ke ili ion lernas. En tiaj cirkonstancoj mi havis minimumajn sukcesojn, plej ofte preskaŭ neniajn, sed almenaŭ mi sukcesis atingi ilian pozitivan rilaton al E-o. Tamen el 8 generacioj kun entute kvindeko da gejunuloj el la kategorio de plenaj lernfuŝuloj mi sukcesis atingi, ke 2 lernis vere la lingvon kaj uzas ĝin kaj pluraj el ili (eble 5) pro E-aj vojaĝoj, kiujn mi organizis por ili, ŝanĝis la rilaton al la lernado mem kaj iĝis bonkvalitaj studentoj kun tre pozitiva opinio pri E-o. Mi instruis al gimnazianoj kun bonegaj konoj de aliaj lingvoj, kiuj havis esceptajn kapablojn rapide lerni kaj en tre rapidaj kursoj (de tri ĝis 10 tagoj) ofte granda plimulto kapablis tre bone esprimi sin skribe kaj kelkaj esceptuloj eĉ tre bone povis paroli post eĉ nur tri tagoj. Ĉi tie temis pri homoj kun esceptaj antaŭscioj, kiuj ebligis rapidan sukceson kaj tio per si mem iĝis motivo. Tamen, tiaj estis malmultaj. Verŝajne inter plurcento da gimnazianoj, kiujn mi instruis, nur dudeko el ili vere iĝis bonaj esperantistoj. En ĉiuj aliaj kursoj la centran rolon pri sukceso havis la maniero adaptiĝi al la diversaj kapabloj kaj antaŭkonoj de la lernantoj. Pli aĝaj homoj kutime sufiĉe pli malrapide komprenas kaj bezonas esence pli da tempo por povi bone memori kaj eĉ pli por povi bone kombini diversajn vortojn kun diversaj gramatikaj reguloj kaj do krei frazojn. La samo valoras ankaŭ por gejunuloj, kiuj ne havas grandajn lingvajn antaŭkonojn kaj ĝenerale ne estis tre sukcesaj en lerneja lernado. En tiaj kursoj tre gravis la maniero, laŭ kiu estis distribuata la lernmaterialo kaj laŭ kiu mi kiel instruisto sukcesis taksi la necesan tempon por diversaj ekzercoj tiel, ke ili estu allogaj, ke la

IPR 13/215

— página 16 del PDF —

plimulto bone komprenu ilin kaj havu sufiĉan tempon por ekzerci, kaj tamen ne igu la kurson teda al tiuj, kiuj kapablis lerni pli rapide. La esenco de ĉiu sukceso en pedagogio estas prizorgi, ke la plej bazan scion, kiu estas fundamento de iu lernobjekto, oni instruu tiom longe kaj ekzercadu tiom longe ĝis la instruisto certas, ke ĉiuj lernantoj aŭ almenaŭ granda plimulto vere komprenas la fundamenton kaj kapablas ĝin uzi. Tio signifas, ke ne gravas la tempo preskribita laŭ la lerneja programo (antaŭviditaj instruhoroj), sed tiu tempo kiu estas tre individua de grupo al grupo, tiu kiun opinias la instruisto sufiĉa kaj kutime temas pri multe pli longa tempo ol antaŭvidita en la lernprogramoj. Sed kiam la gelernantoj vere komprenas kaj kapablas uzi la fundamenton, poste ili lernos pliajn nivelojn multe pli efike kaj rapide. De tio dependas, ĉu oni parolos poste en la vivo: „Ho jes, mi memoras, mi havis tre bonan instruiston” aŭ „iun ege malbonan, de kiu mi lernis nenion”. Kio estas la baza fundamento de fremda lingvo? Tio estas la minimuma lingva materialo (leksika kaj gramatika), kiu kovras principe ĉirkaŭ 80% de la parola ĉiutaga korpuso laŭ la uzofteco. En naciaj lingvoj temas pri proksimume 2000 plej oftaj morfemoj kaj tiu fundamento postulas tre paciencan laboron per lernolibroj kun proksimume 50 lecionoj dum minimume 4 lernojaroj. Rilate E-on la afero estas esence alia: la fundamenton difinis mia esploro pri morfemofteco en 1979, laŭ kiu konstatiĝis, ke nur 470 plej oftaj morfemoj kovras 95 % de la parola korpuso kaj ke tiun materialon, tiun fundamenton, oni povas instrui per malgranda helplibro, en kiu la materialo estas distribuita kaj klarigita en dek aŭ 12 lecionoj. La sukceso estos certa nur se: la instruisto vere ne instruos en la unua kurso, kies celo estas transdoni tiun fundamenton, iun ajn plian materialon – nek pliajn vortojn nek gramatikon kaj se li ekzercos tiun materialon persiste kaj malrapide tiom longe ĝis li konvinkiĝos, ke ĉiuj kapablas bone praktiki la sciojn de tiu fundamento. Tion eblas fari dum 50 horoj por tre kapablaj junaj gimnazianoj, sed necesas eĉ 300-400 horoj por nemotivitaj, maljunaj kaj homoj kun minimumaj antaŭkonoj pri fremdaj lingvoj. Kompreni ke estas tiel granda diferenco nepre necesa, se oni volas sukcesi ĉe grupoj negeniaj kaj nejunaj, estas la ĉefa malfacilaĵo por instruistoj. Ili simple ne kredas, ke iu grupo bezonas dekoblon da tempo ol alia grupo.

IPR 13/216

— página 17 del PDF —

La instruistoj ankaŭ ne volas kompreni, ke en la unua fundamenta scio oni NE RAJTAS PLIGRANDIGI LA AMPLEKSON DE LA MATERIALO EĈ JE NUR 5%, ĉar tio esence pli malfaciligas la laboron kaj plilongigas la normalan lernotempon. Tiusence la E-aj lernolibroj por komencantoj tute ne konsideras tiun principon, ĉar ĉiu aŭtoro opinias, ke E-o estas tiel facila per si mem, ke oni ja povas senprobleme lerni anstataŭ 470 morfemojn almenaŭ 800 aŭ 1000 (ja tio estas multe malpli ol 2000 de aliaj lingvoj). Oni ne komprenas, ke lerni unu novan vorton ne signifas pli malfaciligi la lernadon je 0,2% de la lernado (ĉar temas pri 0,2% el 500 morfemoj), sed ke tio plimalfaciligas multe pli, ĉar oni ne lernas nur unu plian novan vorton sed kapablon uzi ĝin ene de la ĝis tiam lernita gramatiko kaj kombini ĝin kun ĉiuj ĝis tiam lernitaj vortoj. Dek pliaj vortoj pli malfaciligas la lernadon je 20% de la necesa plia tempo, kaj se la grupo estas tia, ke ĝi bezonas normale 400 horojn por la tuta kurso, novaj 10 vortoj signifas por ili devi lerni pliajn 80 horojn, se oni volas, ke ili vere povu uzi tiujn novajn 10 vortojn kune kun ĉiu antaŭa materialo. Gravas do kompreni, ke se oni atentas tiujn principojn kaj uzas instruilojn kiuj pli-malpli sekvas la rekomendojn de la Zagreb-metoda lernilo, oni atingos plej efike la rezulton tiel, ke la lernantoj scios tre bone uzi la fundamentan lingvomaterialon (470 morfemojn) kaj esprimi 95-procente ĉion, kion ili bezonas en la ĉiutaga vivo. Post tio (ĉu 50-hora kurso por tre talentaj junuloj en malgrandaj grupoj aŭ eĉ ĝis 400 horoj por tre miksitaj kaj grandaj grupoj) oni povas sen problemo sukcese daŭrigi la instruadon je pliaj niveloj laŭ kiu ajn metodo kaj lernilo. Konklude: Plej kutime oni ne lernas E-on pro vera motivo (pro tio, ĉar tiu scio donos la eblon profesie perlabori monon aŭ okupiĝi pri io tre alloga) kaj tiam la nura ebla motivo por komencanto estas tre rapida kaj sukcesa sciakiro, do rapida lernprogreso. Por havi tion nepras: a) En la unua fazo lerni tre bone kaj praktike la fundamenton de 470 morfemoj kaj la kombinuzeblon de ili en kurso, en kiu okazas iom-postioma kresko de la plej frekvencaj ĝis ĉiam malpli frekvencaj morfemoj. Tion ebligas la ellaboro de lerniloj baze de frekvencmorfemaro de Parolata E-o kaj kiel esenca praktika rimedo uzeblas la Zagrebmetoda lernolibro.

IPR 13/217

— página 18 del PDF —

b) Nepras kompreni, ke la lernsukceso dependas de individuaj kapabloj de la lernantoj kaj grandeco de la grupo. Tiusence oni devas scii, ke eblus teorie atingi la kapablon uzi la fundamenton post nur 50 horoj ĉe junaj kaj talentaj gejunuloj kun granda lingva antaŭscio, sed ke la samon en granda kaj tre bunta grupo aŭ ĉe tre junaj infanoj oni povas atingi nur post multe pli da horoj, ĉu duoble, trioble aŭ eble eĉ 10-oble kaj pri tio devas decidi la instruisto kaj diri al la lernantoj anticipe aŭ la grupon dispecigi je pluraj grupetoj po kelkaj lernantoj. c) Se oni tamen ne aplikas la principon, ke al komencantoj oni vere instruas nur la bazan materialon de la fundamento, sed enmiksas en la komencan kurson pli da materialo, oni devas konscii, ke tio aŭ postulas esence pli da tempo por tiu instrumaterialo, aŭ kaŭzas malsukceson de la celo mem tiel ke la granda plimulto de gelernantoj forlasas la instruadon antaŭ la fino de la kurso. ĉ) En la okdekaj jaroj mi faris esploron pri kiom da homoj lernas E-on en diversaj kursoj tra la mondo dum unu jaro. Ne eblis kompreneble ricevi detalajn informojn, sed baze de respondoj el dekkvino da landoj eblis konkludi, ke en la porkomencantaj kursoj ĉiujare komencas lerni en la mondo minimume 100 000 lernantoj. Kaj kiom da ili efektive sukcesas finfari la kurson? Maksimume 10-20%. Kaj kiom da ili efektive esperantistiĝas? Ne pli ol 1%. Kial en la procedo de instruado forfalas 99% de tiuj, kiuj havis la deziron lerni E-on? Ĉefe pro malatento al la principoj ĉi tie priskribitaj.

Malsama ekvilibro inter skriba lingvo kaj parola lingvo de Mirejo GROSJEAN (Svislando) En Bjalistoko, kiam Zamenhof loĝis tie, vivis diversaj etnoj. Estis poloj, katolikaj, kiuj skribis per latinaj literoj (la niaj). Estis rusoj, ortodoksoj, kiuj skribis per kirilaj literoj. Estis germanoj, protestantoj, kiuj skribis per gotikaj literoj. Estis judoj, kies religio estis judaismo, kiuj skribis per hebreaj literoj. Mi eksciis antaŭ kelkaj tagoj, ke hebreaj literoj havas nomon kaj estas simboloj. Por mi la literoj ne havas nomon, ne estas simbolo. La grekaj literoj alfa kaj omega havas simbolon de komenco kaj fino, tio

IPR 13/218

— página 19 del PDF —

devenas el la Biblio. El tiu skribmaniero venas la vorto „alfabeto”, ĉar beta estis la dua litero post alfa.

De maldekstre: latinaj literoj, mongola skribmaniero, kirila skribmaniero Dum entute dekunu monatoj mi restadis en Japanio, kie uzatas ideogramoj, iu instruis al mi la esprimon ideobildo… Do en Japanio mi promenas ene de nelegebla desegnaĵa arbaro… Mi sentas min kiel kvarjara infano, kiu ne kapablas legi… Stranga sento! Ideogramoj tute ne similas al literoj. Ĉiu el ili havas signifon, unu ideogramo similas al unu vorto. Infanoj dum 9 jaroj lernas 1950 el ili. Ekzistas pliaj por intelektuloj. Ene de ideogramo aŭ ideobildo aperas foje desegnoj kun signifo. Ekzemple en unu ideobildo vidiĝas arbo kaj homo, kaj ĝi signifas ripozon. Do temas pri tre simbola skribmaniero. Ĉiuj japanoj desegnas ekzakte laŭ la sama fingro»danco» la ideogramon, do vidante la dancantan manon tuj oni povas diveni, pri kiu ideogramo temas, se oni lernis ĝin. Tute male ĉe mi en Svislando, iu persono desegnas la ciferon 9 per komenco sube farante unu solan strekon, aŭ per komenco supre dekstre farante cirklon maldekstren, revenante al la komenca punkto kaj poste desegnante la voston de 9… ĉiu estas libera. Ĉu unu metodo estas pli bona ol la alia? Mi ne scias. En la lernado de E-o, japanoj ŝatas legi la vortojn, ĉar en ilia lingvo la skribmaniero donas al ili la signifon. Tion la instruisto nepre respektu. Male, en mia lando la instruistoj

IPR 13/219

— página 20 del PDF —

parolas, ripetigas, demandas, atendas respondojn. Tia instrumaniero estas malfacila por orientazianoj. Mi volas atentigi, ke la ekvilibro inter skriba lingvo kaj parola lingvo malsamas laŭ la kulturoj. Bonvolu noti, ke ideogramoj uzatas en Ĉinio, Japanio kaj Tajvano. Ekzistas multegaj skribmanieroj en la mondo, alfabetoj aŭ aliaj. En Afriko pluraj skribmanieroj uziĝis sed malaperis pro koloniado, ili estis detruitaj aŭ malpermesitaj. Kelkaj alfabetoj aŭ ideogramsistemoj skribiĝas de dekstre maldekstren, aliaj de maldekstre dekstren. Kelkajn lingvojn oni skribas vertikale, kiel la ideogramaj lingvoj japana, ĉina kaj tajvana. Mi vidis la mongolan, tre belan skribmanieron, kiu similas al la araba alfabeto, tamen skribiĝas vertikale. Mongolaj samideanoj klarigis al mi, ke iu pramongolo prenis la araban skribon, turnis ĝin je 90 gradoj por skribi vertikale, skribado pli komforta, kiam la skribanto sidas sur galopanta ĉevalo. Provu! Vere, la mongola skribmaniero estas tre bela eĉ sen galopado! Fine venas mia subskribo, mia nomo Mirejo; maldekstre per hiragana, silaba alfabeto japana, meze per katakana, silaba alfabeto japana (jes, ekzistas du tipoj), kaj dekstre per 3 japanaj ideogramoj elektitaj de HORI Yasuo, kiu pentris la tuton [vd la foton maldekstre].

Esperanto-belarta literaturo kiel rimedo por ekkoni la mondon de Svetlana MIROŜNIĈENKO (Sankt-Peterburgo, Ruslando) Dum multaj jaroj mi instruis Esperanton en lingva lernejo kaj mi povas certigi, ke lernado de tiu ĉi lingvo povas kontribui ne nur al la disvolviĝo de la scipovoj en E-o, sed ankaŭ al la akiro de scioj en multaj lernofakoj. Tio signifas, ke E-o helpas konatigi gelernantojn kun kulturaj realaĵoj de multaj landoj. Oni multe parolas pri la grava rolo de E-o en komunikado inter popoloj, sed oni nepre devas paroli pri la influo de nia ilo sur la disvolviĝo de filologiaj

IPR 13/220

— página 21 del PDF —

kapabloj: la larĝigo de horizontoj de junaj e-istoj de kio dependos la komunikado t.e. interkompreno. Tio eblas, ekzemple, danke al laborado per literatura teksto. Temas certe pri malsimilaj tekstoj: poemoj, kantoj, prozaĵoj. Do por disvolvi filologiajn kapablojn oni devas trovi interesajn tekstojn en E-o. Atentigu, ke la teksto konsistas el lingvaj fenomenoj kaj ankaŭ el enhavo, kiu apartenas al literaturaj fenomenoj. La laboro per la teksto ludas vere grandan rolon certe en la disvolviĝo de lingvaj konoj. Multaj gelernantoj post la lernejo volas ligi la vivon kun lernado kaj instruado de fremdaj lingvoj, kaj tiu, kiu instruas E-on, precipe en lernejo, devas enfokusigi la atenton sur komunaj kaj malkomunaj trajtoj de la instruataj lingvoj kompare kun E-o. Sed krome oni devas atentigi pri la kulturaj realaĵoj, kiujn eblas trovi en teksto: pri iuj interesaj personoj historiaj, poetoj, verkistoj, geografiaj lokoj (urboj, riveroj, kasteloj ktp.) pri kiuj oni parolas en la teksto. La etaj lekcioj kun prezentaĵoj sur la komputilo estas tre interesaj por la infanoj kaj evidente tre bone larĝigas ilian horizonton kaj enkondukus la gelernantojn en la fremdan kulturon. Oni povas akiri filologiajn konojn legante literaturajn tekstojn kaj laborante per tiuj. Sed ne ĉiuj poste fariĝos filologoj. Tamen oni devas diri, ke filologiaj konoj povas esti interesaj ne nur por lingvisto kaj por historiisto, sed ankaŭ por aliaj profesiuloj, kiuj povas studi per teksto literatura la estadon, la kulturon, la tradiciojn kaj morojn de aliaj popoloj. La konoj de kulturaj realaĵoj povas doni klarigon al leganto por kompreni la tekston. Do, por kompreni la tekston oni nepre devas posedi konojn pri multaj naciaj realaĵoj, kiuj ekzistas en tiu lando, kies aŭtoro verkis la literaturaĵon. Oni povas konstati, ke filologio estas „servo por komprenado”. La filologio ekzistas por kompreni alian kulturon, alian nacion. Pri tio parolas la rusa filologo Averincev [1990:545]. La filologia instruado devas realiĝi tra la tuta sistemo de lernobjektoj studataj en mezlernejo, kiuj parolas pri la kulturo de popoloj. Certe la instruado de historio, de geografio, de literaturo estos fruktodona, ĉar ĝi estas praktikе parolanta pri la ĝenerala kulturo kaj ni povas diri, ke filologio estas ne nur branĉo de iu instruado, sed scipovo kiu necesas por deĉifri la tekston eĉ profesie [Gindin 1998:6].

IPR 13/221

— página 22 del PDF —

Por tiu ĉi laboro la gelernantoj devas posedi la necesan kompetencon de leganto. De la bonformita kompetenco dependos la kompreno de la teksto. Mi supozas, ke la metodo inkluzivas la laboron koncerne la enhavon de la literatura verko, la laboron koncerne la lingvon de la verko kaj krom tio kun kulturaj realaĵoj de la verko. Se diri mallonge, temas pri tre detala analizo, pere de kiu gelernantoj devas kompreni la tekston. Vigotskij multe parolis pri „psikologio de la arto”. Fakte verkisto parolanta pri iuj eventoj (li mem elektas pri kio li volas paroli), elektas vortojn por priskribi ion: li priskribas epizodojn kaj faras konkludojn, dialogojn kaj monologojn, li inventas rolojn kaj tiamaniere la aŭtoro ellaboras la belartan temon [Vigotskij 2000:219]. La profunda analizo helpas kompreni la temon kaj la problemon de la verko. Se ni parolas pri instruado, la instruisto aŭ instruanto devas nepre pensi pri verkoj, per kiuj li/ŝi volas labori dum la analizo. Ni ofte laboras per tradukita literaturo, ekzemple per ĉinaj verkaĵoj (fabeloj). La fabeloj konatigas nin kun karaktertrajtoj de ĉinoj. Tio estas interesa kaj krome tio permesas fari komparon kun karaktertrajtoj de sia propra popolo. Se oni laboras per verkaĵoj de rusaj verkistoj, tiam gelernantoj konatiĝas kun rusaj realaĵoj de iu epoko. Tio dependas de la tempo, pri kiu temas la literaturaĵo ktp.. Tiamaniere oni povas labori per libroj de multaj aliaj naciaj aŭtoroj, kiuj permesas kompreni la naciajn realaĵojn. Laŭ mi unue la elekto de studobjekto (literatura verko) kaj due la metodo helpe de kiu oni formas la kompetencon de leganto, estas du ĉefpunktoj gravaj por progresigi la filologiajn kapablojn de lernantoj cele ekkoni la mondon pli profunde. Literaturo: 1. Averincev 1990: Averincev S.S. Filologia // Lingvistika enciklopedia vortaro. М., 1990. 2. Vinogradov 1963: Vinogradov V.V. Stilistika. Teoria poetiĉeskoj reĉi. Poetika. М., 1963. 3. Vigotskij 2000: Vigotskij L.S. Psikologia iskustva. SPB.: Azbuka, 2000. 4. Gindin 1998: Gindin S.I. Vvedenie v obtsuju filologiju // Avtorskie uĉebnie programi po gumanitarnim i socialno-ekonomiĉeskim disciplinam: psikologia, pedagogika, lingvistika, literaturovedenie. М.: Izd. korporacia «Logos», 1998. 5. Esin 1998: Esin A.B. Principi i priemi analiza literaturnogo proizvedenia: Uĉeb. posobie dla studentov i prepodavatelej filologiĉeskih fakultetov, uĉetelejslovesnikov. М.: Flinta, Nauka, 1998.

IPR 13/222

— página 23 del PDF —

Spertoj de lernejaj grupoj en Komenius-projekto GUTO de Zsófia KÓRÓDY (Germanio/Hungario) Gajaj dekjaruloj, ruĝetaj vizaĝoj, brilantaj okuloj, vigla babilado, laŭta ridetado – jen ĝeneralaj impresoj vide al la partoprenantaro dum la unua kunestado de Komenius projektpartneroj el Germanio, Hungario kaj Italio. Danke al la Eŭropa subvencio, kiun gajnis la tri mezlernejoj el Herzberg am Harz, Győr kaj Mazara del Vallo. La ellaborintoj de la projekto estis Zsófia KÓRÓDY kaj Ewa KUKIELKA, ambaŭ instruantaj volontule en herzbergaj lernejoj. La ideo venis el sperto de kelkjara lerneja E-instruado: la junularo pli kaj pli malmulte interesiĝas pri loka kulturo, historiaj, geografiaj valoraĵoj, kelkaj neniam vizitis famajn lokojn, muzeojn en la propra ĉirkaŭaĵo. Pro tio ni elektis la ĉeftemon por la projekto: Gvidata vizito de la loka kastelo al la ’Eŭropa Domo’, laŭ la anglalingva originala titolo ’A Guided Tour from the Local Castle to the European House’, mallonge GUTO. La celo de la dujara kunlaboro estas trejni junajn ĉiĉeronojn kaj prepari ilin lingve kaj fake por gvidi eksterlandajn partnerojn en sia urbo. La unua vizito al Mazara del Vallo estis unusemajna, plena de interesaj eventoj en la lernejo G. Grassa, vizito al la historia urbocentro, muzeoj, preĝejoj, promenado sur la marbordo, ekskursoj al Trapani, Erice kaj la temploj de Selinunte. Do, multo por vidi kaj sperti por estontaj ĉiĉeronoj. La projekto baziĝas sur reciproka gastigado ĉe familioj, per kio la lernantoj spertas ankaŭ la ĉiutagan vivon de siaj partneroj kaj ekhavas travivaĵojn kun siaj samaĝuloj dum kunestado, lernas pri familiaj kutimoj, manĝaĵoj, vivritmo, lernas konduti kiel parto de alia familio. Estis interesa sperto aŭdi la italajn gepatrojn saluti infanojn en E-o kaj vidi en ilia mano la etan libreton Poŝamiko, per kiu ili provis komunikadi kun siaj gastoj. Per la tutsemajna kunestado ekestis integriĝo en la novan familion, kie ĉiuj bezonoj, deziroj estis atentataj, prizorgataj kaj komenciĝis veraj amikecoj inter la diverslandaj gejunuloj. Laŭ la programo la gastigantaj lernantoj kunirigis la eksterlandajn geamikojn al kelkaj lernejaj lecionoj kaj eĉ ni, akompanantaj instruistoj, povis enrigardi klasĉambrojn kaj sekvi la lecionojn ekz. pri geografio, angla lingvo, kantado ktp. Ni organizis ankaŭ apartan kunvenon por ĉiuj projektpartoprenantoj kun lingva ekzercado, konkursa teamludo.

IPR 13/223

— página 24 del PDF —

Grandan rolon ludis en la sukcesa vizito la direktorino de la lernejo, d-rino Angela CRISTALDI, kiu bonege gvidis kaj fleksiĝeme kunorganizis la programon ne nur por la Komenius-partneroj sed ankaŭ por la samtempe ĉeestanta muzikgrupo el Bjalistoko. En la oficiala lerneja akcepto partoprenis ankaŭ la urbestro de Mazara del Vallo kaj ni havis krome la eblon renkonti plurajn instruistojn kaj interŝanĝi spertojn pri lerneja instruado en la partnerlandoj. Estis sentebla la subteno al E-o, la tre pozitiva opinio pri ĝia komunikvaloro, utilo. Ni devas danki ankaŭ al la volontuloj kaj aliaj eksterlandaj E-helpantoj, kiuj transprenis la taskon instrui la internacian lingvon en pluraj klasoj de la lernejo kaj multe laboras por la disvastigo de la lingvo en la urbo. Rilate al E-instruado ni devas mencii, ke malgraŭ tio, ke la projekto ne celas rektan E-instruadon, en ĉiuj partnerlernejoj ekestis pli intensa lingvolernado por estonta interkompreniĝo. En ĉiuj partnergrupoj estis kaj jam spertaj E-parolantoj kaj komencantoj, kiujn helpis la tradukaĵoj en naciaj lingvoj. La lernantoj kompreneble uzis ĉiujn eblajn komunikadmanierojn inter si, tute ne ĝeniĝis pri momenta nescio de iu vorto, frazo. La tasko de ni, projektgvidantoj, E-instruistoj estos fortigi la uzon de la lingvo en la estontaj renkontoj kaj labori por la promesitaj komunaj projektproduktoj: multlingva glosaro por ĉiĉeronoj, ŝablonoj por mallongaj vivsituacioj dum urborigardado, scenetoj, filmoj, albumoj. La 1-an paŝon por tio faris la germana grupo: ĝi verkis 2 etajn teatraĵojn laŭ konataj legendoj el Herzberg kaj la Harz-regiono kaj en la adiaŭa vespero prezentis ilin per akompana fona bildprojekciado. La hungara grupo kunportis projekciilan prezentadon pri hungaraj paskaj kutimoj kaj tradiciaj festoj, manĝaĵoj, ornamaĵoj. Ĉio fariĝos publikigenda materialo por la konstruata plurlingva retpaĝaro, la ĉefa kolektejo por projektrezultoj, komunaj produktoj. Estas ĝojige, ke la lernantoj aprezas la bonŝancon, kiun tiu projekto donas al ili, ja sen subvenciado tiuj vizitoj, internaciaj renkontoj, travivaĵoj dum kunestado ne povus realiĝi. Ni instigas ĉiujn niajn gekolegojn, bv. provi akiri similajn ekstermovadajn subvenciojn kaj utiligi ilin por disvastigado de E-o. Seminarion pri eŭropaj projektoj kaj subvencipetado ILEI organizis kun la tradicia pedagogia renkonto en Germanio (TORPEDO 2010), kiu instruis, kiel organizi kaj verki projekton por financado fare de Komeniuskaj Grundtvig-programoj. Ankaŭ kadre de la 46a ILEI-konferenco ni traktos la temon de internaciaj projektoj kaj prezentas rezultojn de internacia kunlaboro. IPR 13/224

— página 25 del PDF —

El la landoj kaj sekcioj Ĉinio La 7-a Esperanto-Kongreso de Nordoriento kaj Interna Mongolio de Ĉinio (EKNI) okazos inter la 16-a kaj 18-a de aŭgusto, 2013, en la Jilin-a Universitato en Changchun, Jilin, kun la temo „Penege plibonigu la Esperantan kapablon”. Ne mankos aliaj programeroj ekz. juna oratora konkurso, aŭkcio, bankedoj, interkona vespero, ekskursoj ktp. Inf.: Wu Guojiang, Liaoning-provinca E-Asocio, adreso: Fushun Xinfu-Qu, Qianjin-Lu, 45-Hao, 113015 Fushun, Liaoning, Ĉinio, ghemelurboj@ yahoo.com.cn. *** Inter la 21-a de julio kaj 11-a de aŭgusto 2013 ILEI-CN kaj Xi’an-a Esperanto-Asocio okazigos Internacian Someran Lernejon de Esperanto en la Monaĥejo Tiefo, 80 km-ojn nordokcidente de Xi’an. Programoj: kursaro pri ABC, gramatiko, vortfarado, traduko, legado kaj verkado, konversacio. Seminario pri interŝanĝo de spertoj kaj instrumetodoj, sesio de esperantologio. Kontaktadresoj: arko.gong@qq.com kaj miaohui@ebudhano.cn

Francio Depost 2011 kunlaboras ILEI kaj la kulturcentro Grésillon per okazigo ĉiuprintempe de lingvaj kursoj sekvataj de sesio de la KER-ekzamenoj. Ni povas konstati, ke la populareco de la aranĝo konserviĝas – la kastelo tute plenas. Kursoj disvolviĝas trinivele, kun 5 studhoroj tage – 3 matene kaj 2 fruvespere. Ses komencintoj ricevas gvidon de ‘Ŝtonĉjo’ – iuj atingis jam bazan parolkapablon. La mezan nivelon prizorgas Christophe CHAZAREIN, kies dekduo da kursanoj i.a. komune planas idealan E-vilaĝon. La gvidanto de la supera nivelo venas de ILEI: Stefan MACGILL; ties 16 kursanoj trastudas la teatraĵon La Martelo el la libro Nemave Edifi. Krome ĉiu ricevis taskon pretigi ĉ. 5-minutan prezenton de iu sia hobio aŭ okupiĝo – tiuj montriĝis ekstreme variaj, fascinaj kaj diskutvekaj. La parolcentreco gravas por konvena pretiĝo por la ekzamenoj – tiuj okazos je ĉiuj disponeblaj niveloj: B1, B2 kaj C1. Praktike ĉiuj kursanoj plus kelkaj pliaj submetiĝos al la ekzamenoj. Jen fruktodona kaj daŭrigenda kunlaboro. Stefan MACGILL

IPR 13/225

— página 26 del PDF —

Koreio De la 21a ĝis la 24a de januaro 2013 okazis ‘La 3-a ISOA’ (ILEI-Seminario en Orienta Azio) en la urbo Iksan. En la seminario ĉeestis 41 e-istoj (El Koreio 25, Ĉinio 9, Japanio 4, Hungario 1, Novzelando 1 kaj Litovio 1) La temo de la seminario estis ‘Esperanto-instruado en lernejo’. Jen la prelegoj: La utileco de E-o en mia profesia kariero (MÁRKUS Gábor el Hungario), Universitata E-Edukado en Koreio (LEE Jungkee el Koreio), La junulaj movadoj de E-o en Heilongjiang Provinco, Ĉinio (SONG Ping el Ĉinio), E-instruado en japanaj lernejoj (ISIKAWA Tieko el Japanio), Komunaj problemoj pri E-instruado/lernado en ĉinaj altlernejoj (GONG Xiaofeng), Ĉiutaga Esperanto! (PARK Yongseung el Koreio), Lernolibro kaj kurso (YAMASITA Tosihiro el Japanio), Amuza lando de Esperanto (MA Young- tae el Koreio), Mi kaj mia biciklo (Xiong Hui el Ĉinio), kaj invitita leterprezentado de Stefan MACGILL, prez. de ILEI, kun la temo ‘Principoj por la 125-parta retkurso’. La 4-a ISOA okazos en Japanio en la jaro 2014. Transdonante la verdan standardon de korea sekcio al la japana, la 3-a ISOA fruktoplene fermiĝis kun la promeso, ke ILEI-anoj rerenkontiĝos venontjare en Japanio. laŭ informoj de LEE Jungkee (Korea sekciestro de ILEI)

Pollando La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko. La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio (la unua okazos 14-20.09.2013, la dua 01-07.02.2014) kaj intertempan hejman laboradon, retan konsultiĝon kun la kursgvidantoj kaj pretigon de laboraĵo pri metodika temo, kies prezento kun la fina ekzameno okazos en septembro 2014. Aliĝantoj ricevos ILEI-diplomon pri instruista trejnado. Instruistoj: Katalin KOVÁTS, Zsófia KÓRÓDY, Ilona KOUTNY, Tomasz CHMIELIK, István ERTL, Aleksander KORĴENKOV. Pliaj informoj kaj aliĝo ĝis la 10.08: interlin@amu.edu.pl / http://www.staff.amu.edu.pl/\~interl/index.html

IPR 13/226

— página 27 del PDF —

Svislando Instruado de E-o okazadas en Centro pri Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) en la urba Biblioteko de La Chaux-de-Fonds [vd la foton sube]. Estas nun de jaroj kutimo, ke tien kunvenadas lernemuloj el la tuta Svislando kaj de eksterlando la trian sabaton de ĉiu monato. La instruado okazas laŭ 3 malsamaj niveloj: tutkomencantoj povas veni kaj fari la unuajn paŝojn al plena feliĉo: uzado de nia kara lingvo. Mezuloj plilertiĝas. Spertuloj esploras la vorttrezoron de E-o, la tiklajn gramatikajn aspektojn, legas literaturajn tekstojn, interŝanĝas ideojn kaj kune ludas per abunda babilado. Ĉiam estas io lernebla, ĉar neniam oni „regas” lingvon, ĝi estas senfina „arbaro” riĉega. Ĉar Svislando estas plurlingva lando, krokodilado ne okazas en tiaj pluretnaj studgrupoj. Por tia instruado deĵoras skipo el tri instruistoj kaj anstataŭantoj. Komuna tagmanĝo okazas en gaja etoso. Mireille GROSJEAN

IPR 13/227

— página 28 del PDF —

Riskumu kaj gajnu Meze de aprilo 2013 la porinstruista portalo www.edukado.net lanĉis retan kvizludon RISKO. Jam la nomo sugestas, ke ne sufiĉas nur koni niajn lingvon, historion kaj kulturon, sed por sukcese «riskumi» necesas ankaŭ iom da strategio kaj bonŝanco. Ĉiun tagon la ludantoj ricevas maksimume tri demandojn pri E-o: po unu pri lingvo, kulturo kaj movado. Kompreneble la programo al ĉiu ludanto lotumas aliajn demandojn, do la bonŝancoj varias de tago al tago. Nur tiuj, kiuj bone respondis al almenaŭ unu el la unuaj du demandoj, rajtos elekti halti aŭ pluludi kun la ŝanco duobligi la poentojn aŭ perdi ilin. Se oni respondos bone la trian demandon la poentoj duobliĝos, sed se oni respondos malĝuste oni perdos la poentojn gajnitajn en tiu tago! Necesas respondi la demandojn ene de indikita tempolimo. La poentoj sumiĝos ĉiumonate, kaj fine de la monato la ganintoj povas elekti el la proponitaj premioj. Estos plia premio por la absoluta gajninto de la tuta jaro. La premioj venas parte de la Fondaĵo Edukado.net, sed estas multaj asocioj, eldonistoj, aŭtoroj de libroj kaj diskoj, kiuj subtene al la ludo oferis siajn verkojn. Pliaj donacoj bonvenas: http://www.edukado.net/ adminejo/risko/premioj. Jam en la unuaj tagoj estis granda intereso pri la ludo. En la unua semajno 250 personoj registriĝis por riskumi. Ĉirkaŭ 100 membroj de la retejo ludas ĉiutage kaj kun scivolo rigardas dum la tago plurfoje sian pozicion sur la ranglisto. La ludon elpensis Katalin Kováts, la redaktoro de la retejo, kaj la 1200 diversajn demandojn kolektis kaj enretigis ŝi mem kaj la dana kolego Mogens Rude Andersen. La demandoj ofte ne estas facilaj; citaĵoj, parigoj de aŭtoroj kaj verkoj, datoj kaj okazaĵoj, difino de vortoj, rekono de kantoj, misprononcitaj fonemoj aŭ ekzemple famuloj de la movado, kono de gramatikaj terminoj aŭ konkretaj lingvaj demandoj donas grandan varion kaj starigas la ludanton antaŭ defiojn.

IPR 13/228

— página 29 del PDF —

Pere de la ludo la paĝaro celis ne nur ludon kun valoraj premioj, sed ĉefe klerigan agadon, ja ĉiun nokton, fine de la koncerna ludtago ĉiu ludanto, kiu tion abonis, ricevas retmesaĝon pri siaj poentoj kaj la tiun tagon nesciitaj demandoj, kun la ĝustaj respondoj. La ludo estas individua ludo, sed kluboj kaj grupoj povas decidi konkuri inter si pere de la reto. Al instruistoj de grupoj de mezniveluloj aŭ progresantoj ni konsilas direkti la kursanojn al la kultura ludo. RISKO funkcios kontinue, tra monatoj kaj jaroj, kaj la redaktoro esperas grandnombran partoprenon. En majo komenciĝis nova lud-monato kun novaj ŝancoj. Jam nun valoras elprovi la ludon por akiri spertojn. Ĉiu el vi estas bonvena riskumi en la LUDO-sekcio de www.edukado.net. Rekta ligo: http://www.edukado.net/ludoj/risko. Katalin KOVÁTS

Novaĵoj pri la 46a ILEI-konferenco en Herzberg/Sieber Kelkaj informoj, sciindaĵoj pri la organizado de la ĉi-jara konferenco.

ALIĜO: Ĝis 31.03.2013, la fino de la unua aliĝperiodo, alvenis 63 aliĝoj el 25 landoj, el ĉiuj kontinentoj, do ni antaŭvidas vere internacian, varian partoprenantaron. La sekva aliĝperiodo finiĝos en 30.06.2013. Reta aliĝeblo: http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de/reg.php La listo de aliĝintoj kun laŭlanda statistiko estas legebla ĉe http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de/page.php?pid=27774578 PROGRAMO: La detala laŭtaga – ankoraŭ provizora – programo legeblas ĉe http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de/page.php?pid=77711413. Tio certe helpos al la komitatanoj kaj al tiuj, kiuj ankoraŭ ne certis pri sia alventempo kaj ne mendis ekskursojn, partoprenon en la bankedo ktp. Metodika trejnseminario: Jam 12 personoj aliĝis al la seminario, kiun gvidos Katalin KOVÁTS (edukado.net). La detalan temaron bv. legi ĉi tie: http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de/page.php?pid=51903533 Seminario pri ekzamenoj: d-ro Rudolf FISCHER kaj Mireille GROSJEAN atendas ĉiujn, kiuj interesiĝas pri la internaciaj E-ekzamenoj kaj ŝatus

IPR 13/229

— página 30 del PDF —

spertiĝi resp. helpi la komparadon de la niveloj en la KER-ekzamenoj kaj en la UEA/ILEI ekzamensistemoj. Fakprelegoj, prezentadoj: dankon al ĉiuj, kiuj jam ofertis interesajn temojn, edukajn, sciencajn, distrajn. LKK kun danko akceptas ankoraŭ prelegproponojn, kontribuojn al la internacia vespero ktp. EKZAMENO: dum la konferenco okazos KER-ekzamenoj se estos sufiĉaj kandidatoj. Bv. aliĝi, vi povos akiri prestiĝan ekzamenatestilon en B2- aŭ C1-nivelo. Ekzamenoj okazos kaj en skriba kaj en parola formoj. EKSKURSOJ: al Göttingen, Hannover, al belegaj kaj historiaj lokoj, al la Harz-montaro kaj Goslar. Informoj ĉe http://ilei-konferenco.esperantourbo.de/page.php?pid=51903533. Mendu vian partoprenon frue! TRANOKTADO: Hotelĉambroj por 32-38 EUR, feriodomoj por ĉ. 12-30 EUR. Mendu tranoktadon ĝustatempe, ke LKK povu trovi por vi la idealan solvon. Por junuloj ni ofertas tre bonajn partoprenkondiĉojn, favorajn tranokteblojn, eĉ senpage tendumi eblos en Herzberg. Ruldomoj havos apartan senkotizan parkejon. SALO 8: la paralela programo de la junularo, la t.n. Somera Arbara Lernejo por ĝemelurbaj lernantoj el Herzberg kaj Góra allogas ankaŭ eksterlandajn gejunulojn, do tiu ĉi ILEI-konferenco estos vere tia, kian indikas la ĉeftemo: io por ĉiuj generacioj. VOJAĜO al Herzberg/Sieber: bv. kontakti LKK. En Germanio estas multaj rabatkotizaj trajnbiletoj kaj por individuoj kaj por grupetoj de 2-5 personoj. Bv. informiĝi ĉe via flugkompanio aŭ post via alveno en la stacidomo antaŭ ol aĉeti trajnbileton inter la flughaveno kaj Herzberg am Harz.

Kunsido de la Komitato de ILEI en Herzberg/Sieber La Komitato de ILEI kunsidos kadre de la 46-a Konferenco en Herzberg Sieber (Germanio, 12-18 julio 2013). La komitatkunsido estas planata en tri partoj: 2013-07-14 je 11:00-12:00, 2013-07-15 je 09:00–12:30 kaj 201307-17 je 09:00–12:30. Ĉiuj komitatanoj estas invitataj partopreni. Komitatanoj kiuj ne povos ĉeesti, estas petataj rajtigi anstataŭanton interkonsente kun sia sekcio konforme al la punkto 7.1.2 de la Interna Regularo.

IPR 13/230

— página 31 del PDF —

Tagordo 1. Enkondukaj bonvenigo kaj proceduraĵoj 2. Ŝanĝoj en la Estraro 3. Honoraj Membroj 4. Novaj sekcioj 5. Raportoj: jara kaj pri la periodo januaro-junio 2013, financa kaj financkontrola 6. Diskuto kaj konkludoj pri la raportoj 7. Resuma prezento de sekciaj raportoj, diskuto pri ili kaj konkludoj 8. Komisionoj: raportoj, proponoj, diskuto, konkludoj 9. Strategio, prioritatoj, sekvindaj gvidlinioj kaj agadplano por la sekva periodo 11. Buĝetoj por la jaroj 2013 kaj 2014: prezento, diskuto, konkludoj 12. Organizaj kaj statutaj demandoj 13. Eksteraj rilatoj (enmovadaj kaj ekstermovadaj) 14. Eldonado, informado kaj komunikado 15. Konferencoj: atingoj, principoj kaj planoj 16. Ceteraĵoj Zsófia KÓRÓDY Radojica PETROVIĆ aganta prezidanto sekretario

2014: ILEI konferencos en Montevideo La Ministerio pri Kulturo kaj Edukado de Urugvajo deklaris la 47-an Konferencon de ILEI kiel eventon de kultura signifo. La konferenca preparteamo nun klopodas plej eble bone utiligi tiun altrangan subtenon certigitan pli ol unu jaron antaŭ la evento mem. La Urugvaja Esperanto-Societo invitis kaj la Estraro de ILEI akceptis, ke la 47-a Konferenco de ILEI en la jaro 2014 okazu en Montevideo omaĝe al la 60-jariĝo de la unua Rezolucio de Unesko pri E-o (Montevideo, 1954). La konferenco okazos en la semajno antaŭ la UK en Bonaero, do inter la 19-a kaj 25-a de julio 2014. La geografia proksimeco de la du ĉefurboj kaj eblo de mallongdaŭra veturo, ĉu fluga, ĉu busa ĉu ŝipa, post la konferenco al UK estis plusa faktoro por akcepti Montevideon por konferencurbo.

IPR 13/231

— página 32 del PDF —

La oficiala nomo de la konferenclando – Orienta Respubliko de Urugvajo – aludas al ĝia geografia situo en Latinameriko sude de la ekvatoro: oriente de la rivero Urugvajo, inter Brazilo kaj Argentino, ĉe la bordoj de Atlantika Oceano kaj Río de la Plata (Arĝenta Rivero). Ĝi posedas la plej bonan naturan havenon de Sudameriko, kiu historie estis motoro de disvolviĝo de la urugvaja ekonomio. La riveroj kaj iliaj enfluantoj estas gravaj trafikejoj, provizantoj de trinkebla akvo kaj, pere de grandaj akvo-baraĵoj, liverantoj de la elektra energio bezonata en la lando. La ebenaĵan reliefon ornamas montoĉenoj, el kiuj elstaras la plej alta Monto Katedralo (Cerro Catedral) kun 514m. La klimato estas relative varma kaj humida kun temperaturoj oscilantaj ĉirkaŭ 30ºC somere (januaro – februaro) kaj 2-3ºC vintre (julio – aŭgusto). La fekunda grundo kun la favoraj klimataj kondiĉoj apogas eksporte orientitan agrikulturon, kiu laborigas pli-malpli 13% de la laborhavantoj, dum la industrio laborigas 14% kaj servoj 73%. Per siaj komputilprogramaj produktoj kaj konsultservoj Urugvajo okupas rimarkindan lokon sur la informteknologia mapo de la mondo. Kun la dua malplej vasta ŝtata teritorio (post Surinamo), la lando notas daŭran ekonomian kreskon kaj la malplej altan indicon de senlaboreco en Sudameriko. Ĝi havas unu el la plej malaltaj indicoj de analfabeteco en Latinameriko. La edukado en Urugvajo, eĉ la universitata, estas senpaga, kaj la baza kaj mezgrada estas devigaj. Urugvajanoj devenas ĉefe el Eŭropo, kaj iom el Afriko. Pro tio ĝia kulturo entenas miksaĵon de la du influoj. Tio montriĝas klare en la muzika kulturo, ĉefe per la karnavalo, tango kaj kandombo (candombe). La urugvaja karnavalo estas la plej longa en la mondo – daŭras tutan monaton kaj eĉ pli. Tango (dividata kun Argentino same kiel la kulturo de gaŭĉoj – Gaucho), urba muziko kaj danco, kun tekstoj en loka slango lunfardo kaj koreografio kun kompleksaj figuroj, kutimas esprimi malĝojon speciale en amaferoj. Kandombo, kolorplena, ritma, afrikdevena parado de dancistoj kaj dekoj da muzikistoj ludantaj tri ĉefajn specojn de tamburoj – piano, ĉiko (chico) kaj repiko (repique) – naskiĝis en la kolonia epoko kiel la ĉefa amaskomunikilo de la sklavigitaj afrikanoj kuniganta konekton, dancon kaj religion. La historie alternaj konkerantoj de Urugvajo – Hispanio kaj Portugalio – lasis siajn spurojn en la kolonia arkitektura heredaĵo. Ankaŭ alinaciaj enmigrintoj – italoj, germanoj, svisoj, rusoj, hebreoj, armenoj k.a. – donis sian kontribuon al la kultura riĉaĵo de Urugvajo.

IPR 13/232

— página 33 del PDF —

Ĉio ĉi disponigas al la konferenco de ILEI adekvatan fonon por ĝia faka laboro, kiu ĉi-foje enfokusigos latinamerikajn spertojn kaj tendencojn sur la tereno de lingva ekologio sub la lumo de la 60-jara rezolucio de Unesko pri E-o. Pri ĉi tio aparte okupiĝos la tradicia simpozio pri la konferenca temo, inkluziva por ambaŭ grupoj da fakuloj (e-istaj kaj neesperantistaj). Ĉi-foje ILEI organizos la simpozion kunlabore kun ISAE kun espero daŭrigi la kunlaboron en postaj jaroj kaj disvastigi ĝin sur diversajn kunlaborkampojn. La cetera faka kaj kleriga programo de la konferenco koncentriĝos al plifruktigo de la ILEI-agadaj semoj kiujn en Latinameriko lasis la konferenco kaj seminario de ILEI en Matanzas, 2010, kaj semi novajn. Ne mankos la tradiciaj kulturaj, distraj kaj turismaj programeroj: interkona frandvespero, nacia, internacia, adiaŭa vesperoj, bankedo, lingva festivalo, ekskursoj. La konferencurbo Montevideo mem, la ĉefurbo de Urugvajo, provizas per abundo da vizitindaj lokoj por duontagaj ekskursoj tra la urbo. Aliaj turismaj celoj por konferencaj ekskursoj proponas sin en aliaj urboj proksimaj de Montevideo kaj en iom pli foraj landpartoj. Montevideo situas sur bordo de la Arĝenta Rivero, la plej larĝa rivero en la mondo (pli ol 200 km). Ĝi estas ekonomia, administra kaj kultura centro, sidejo de la registaro kaj de ŝtataj entreprenoj. Pli ol 150 000 arboj ornamas ĝiajn stratojn, ampleksajn avenuojn kaj bulvardojn, dum 2 600 hektarojn okupas verdaj placoj kaj parkoj. La ĉefaj vidindaĵoj estas: la malnova urbo, tipa kolonia urbo en formo de ŝaktabulo, ĉirkaŭita de muregoj. Ĝi entenas la plej belajn konstruaĵojn de la kolonia epoko, kaj de la unuaj jardekoj de la sendependeco. Tie troviĝas entreprenoj, ŝtataj ministerioj, bankoj, kaj en la lastaj jaroj ĝi, per gravaj transformoj realigitaj de la urba registraro, iĝis centro de la nokta vivo por urbanoj kaj turistoj, kun pluraj diskotekoj kaj noktaj trinkejoj. Aliaj programaj, kulturdistraj kaj turismaj celoj, enhavoj kaj logaĵoj kune kun aliĝkondiĉoj kaj loĝofertoj, estos prezentitaj per konferencaj komunikoj kaj tra aliaj komunikkanaloj, kaj speciale en tiutema programero de la ĉi-jara konferenco julie en Herzberg-Sieber, kiam estos startigitaj la aliĝado kaj mendoj por la 47-a Konferenco de ILEI en Montevideo 2014. Bonvenon! Radojica PETROVIĆ, estrarano pri konferencoj de ILEI

IPR 13/233

— página 34 del PDF —

Nekrologoj Saranath (Sarasavani Vaidyanath, 1922- 2011) Konata e-ino, s-ino Saranath (Whitefield, Bangaloro) kiu ekde 1981 laboris por la E-movado, forpasis la 20-an de februaro 2011. Ŝi laboris senlace por propagandi E-on en Barato, speciale en Suda Barato. Ŝi lernis E-on de s-ino Haudebine franca esperantistino en Nov-Delhio, kiam ŝia edzo K. Vaidyanath, alia fama e-isto, laboris ĉe la Hinda fervojo en Nov-Delhio. Lingvistino, ŝi havis licencion de la angla lingvo, kiu interesiĝis pri lingvoj. Bonŝance la Emovado trovis ŝin kaj ŝi klopodis disvastigi nian lingvon. Ŝi iĝis membro de Hinda E-a Asocio, kiam ĝi fondiĝis en 1982 en Barato, kaj restis membro ĝis la morto. Ŝi estis ankaŭ fama dancistino de Baratanatiam, la fama danco en Barato. Ŝi kontribuis al la E-movado pere de anekdotoj, kantoj, etaj rakontoj kun belaj bildoj de Barato, speciale pere de Juna amiko. Ŝi ankaŭ instruis en multaj lernejoj en Suda Barato. Ŝi prelegadis krome en malaltnivelaj universitatoj. Ŝi dediĉis sian vivon al la E-movado. Venkatesh REDDY Manfred RITTHALER (1933-2012) Li naskiĝis la 12an de marto 1933 kaj mortis la 29an de novembro 2012, postlasante la edzinon, du gefilojn kaj kvin genepojn. Li laboris unue kiel poŝt-dungito kaj poste ĝis la pensiiĝo kiel instruisto en Hambach, parto de la palatinata urbo Neustadt an der Weinstraße, Germanio. E-isto de junaĝo, li estis delegito de UEA, membro de GEA, ILEI kaj IKUE, estrarano de la E-Laborunuiĝo en la diocezo Speyer, longjara Ekursgvidanto en la popolaltlernejo kaj malavara gastiganto de e-istaj geamikoj. La nekrologo en la entombiga ceremonio resumis: Ne nur instruisto li estis kun fervoro. Albrecht KRONENBERGER

IPR 13/234

— página 35 del PDF —

Boriša Milićević (Serbio, 1931 – 2013) Boriša Milićević, diplomita filologo, naskiĝis la 14-an de oktobro 1931, esperantistiĝis en la jaro 1953 kiel studento en Beogrado, kaj forpasis la 2-an de februaro 2013. Li estis direktoro de EInstituto de Serbia E-Ligo ekde 1984 kaj ĝis la lastaj tagoj de sia vivo li vigle komunikiĝis kun aliaj E-institutanoj pri aktualaj aktivaĵoj kaj novaj planoj. Boriŝa estis kunfondinto de Studenta E-Klubo en Beograd kaj li plenumadis diversajn funkciojn en pluraj E-societoj kaj en la E-Ligoj de Vojvodino, Serbio kaj Jugoslavio. Li estis ĝenerala sekretario de TEJO (1955-56), Komitatano A de UEA por JEL (1977-1979, 1983-1986, 1992) kaj UEA-delegito en Novi Sad. Lia Eagado lasis profundajn spurojn sur la kampoj de E-instruado, E-ekzamenoj, tradukado inter E-o kaj aliaj 8 lingvoj kiujn li scipovis, E-bibliografio kaj ĵurnalismo, kun multaj verkoj publikigitaj libroforme, en E-aj kaj nacilingvaj revuoj, aŭ kiel konferencaj prelegoj. Lia Esperanta kaj faka agado estis rekonata ankaŭ ekstermovade. Li estis distingita de la Prezidanto de Respubliko per Medalo de Laboro, li ricevis Ordenon por meritoj en la E-movado de Jugoslavia E-Ligo, Oran Insignon de Serbia Kultur-kleriga Komunumo, Medalon de Serbia Unuiĝo de sciencaj kaj fakaj tradukistoj kaj aliajn rekonojn. Radojica PETROVIĆ

Reagoj Pri lingvo per simplaj vortoj En la artikolo ‘Invito al la tuta vasta mondo’ (IPR 12/4) estas prezentita la pozitiva rolo de moderna natura lingvo – Esperanto – en la instruo de fremdaj lingvoj al 5- ĝis 11-jaraĝaj infanoj. Ĉe tradicia procedo oni mezuras lernatan lingvon per la malfacila denaska, aŭ per alia bone konata lingvo. Sed la homaro jam antaŭ longe venis al kompreno pri tio, ke mezurilo devas esti pli simpla kaj pli universala ol la

IPR 13/235

— página 36 del PDF —

mezurata objekto. Kaj konforme al tiu ĉi principo, E-o estas pli konvena por komparmezuro de alia lingvo, ol iu ajn alia lingvo. Ni komparu du malsamajn opiniojn pri la naturo de lingvo. En Vikipedio oni povas trovi la sekvan opinion. Lingva leĝo montras ĝeneralajn regulojn, kiuj karakterizas tiun aŭ alian nivelon de la homa lingvo ĝenerale. Alivorte tiuj, kiuj nomiĝas lingvistikaj ĝeneralaĵoj, ekzemple, la lingva duaspekteco (la ekzisto en ĉiu lingvo de esprima aspekto kaj de enhava aspekto). Kaj krome la leĝo montras ankaŭ specialajn regulojn – tiujn, kiuj karakterizas la evoluon de fonetikaj, morfologiaj, leksikaj kaj aliaj apartaĵoj de konkreta lingvo enkadre de la parolprocedo. El la sama fonto oni povas ekscii ankaŭ, ke parolo estas historie formiĝinta modelo de interhoma komunikado pere de lingvaj konstruoj ellaboritaj surbaze de difinitaj reguloj. La parola procedo konsistas, de unu flanko, el formado kaj formulado de penso pere de lingvaj (parolaj) rimedoj, kaj de alia flanko – el ricevo de la lingvaj konstruaĵoj kaj ilia kompreno. Ĝi aspektas tre solide kaj montras direktojn de certaj sciencaj okupoj. Sed ŝajne en ĝi temas ne pri natura lingvo, kiu aperis kaj evoluas laŭ objektiva leĝo de la naturo, sed estas ellaborita surbaze de certaj reguloj por aperigi sociajn leĝojn, direktivojn kaj instrukciojn. Tiuspeca lingvo estas taŭga ankaŭ por plani teĥnologiajn procedojn kaj eĉ tiujn, laŭ kiuj oni faras sciencajn esplorojn. Sed pedagogoj instruas naturan lingvon, destinitan por la ĉiutaga kunagado de la homoj. Do, eble, ili prezentu la lingvon uze de simplaj vortoj de la natura lingvo, kiun feliĉe sukcesis ricevi la infanoj, kiuj ankoraŭ ne havis okazon konatiĝi kun lingva analizo, plenumata en terminoj de lingvouza instrukcio. Sed kiu distingo estas inter tiuj du lingvoj? La natura ja aperis pli frue ol la lingvo destinita ĝin normigi. Kaj ĝi ja estas grava parto de la nacia materia kulturo, kies evoluon studas filologoj. Sed estus inde koni la kriteriojn, kiuj ebligas ne miksi naturajn objektojn kaj inter ili ankaŭ lingvojn – kun planitaj kaj artefaritaj objektoj. Sciante ilin oni povas distingi la objektivajn leĝojn de la subjektivaj, ellaboritaj por normigi homajn interrilatojn.

IPR 13/236

— página 37 del PDF —

Konforme al tiuj kriterioj E-o estas inventita kaj evoluas laŭ tute samaj postuloj de objektiva leĝo de la naturo, laŭ kiuj evoluas ĉiuj naciaj lingvoj. Kaj krome, Esperanto estas tiel klara lingvo, ke oni povas el ĝi pli simple ekvidi lingvan leĝon de la naturo, ol el ceteraj lingvoj, de kiuj ne estas eble same simple ekvidi ĝin pro troa pezeco de iliaj eksteraj formoj. Tiuj ĉi kvalitoj de E-o ebligis uzi ĝin ĉe instruo de infanoj, pri kiu temas en la supre menciita artikolo el IPR 12/4. Kaj danke al tiu avantaĝo de la instruo surbaze de E-o eblas proksimigi la lingvolernan procedon al tiu, laŭ kiu la homo en sia infana aĝo ekposedas la gepatran lingvon. Ĉiu e-isto senpere konas la avantaĝojn de E-o. Sed speciale por instruistoj, kiuj dume ne konas E-on, estas bezonate mallonge diri pri ĝiaj avantaĝoj: • La plej grava avantaĝo de E-o estas tiu, ke pere de ĝi estas eble ne nur estigi imagon pri la lingva fenomeno ĝenerale, sed ankaŭ pri la postuloj de la objektiva leĝo de la naturo, laŭ kiu evoluas ankaŭ ĉiuj naturaj lingvoj – naciaj lingvoj. • Naciaj lingvoj havas sufiĉe pezan eksteran formon (lingvan kodon), ke, se figure paroli, ĉe ĝia instruo ne la korpo gvidas la voston (ne la imago estas antaŭ la formo), sed la vosto gvidas la korpon (instruado baziĝas sur prezento de la formoj). Se oni uzas ĉe la instruo E-on en la rolo de kompara mezurilo, tiuokaze aperos la eblo pli nature vicigi la temojn. • Danke al la reguleco kaj klareco de la E-vortara konsistaro, ĝiaj elementoj povas esti uzataj en la rolo de enklasigiloj. Do tiam oni ne nepre bezonos uzi iun ajn specialan terminaron. • La E-vortaro entenas relative malgrandan kvanton de la vortoj, el kiuj danke al unika sistemo de vortkreado ĝia fakta amplekso estas pli granda, ol ĉe iu ajn alilingva vortaro. • E-o estas mirinde fleksa lingvo. Tion oni povas ekvidi legante, ekzemple, verkojn de István Nemere kaj de multaj aliaj verkistoj kaj poetoj. Similan fleksecon povas havi sen risko de intervorta kolizio neniu alia lingvo. • Frazaj reduktaĵoj, pro la bezono optimumigi la lingvouzon, ekzistas en ĉiuj naturaj lingvoj. Kaj ofte nur samlandanoj kapablas prezenti la reduktitan frazon en ĝia disvolvita formo. E-lingva stilo estas dekomence reduktita. Tamen la enfraza intermembra ligaro klare montras la eblon kompreni, kiuj vortoj restas subkomprenataj.

IPR 13/237

— página 38 del PDF —

• Pro la diverseco de la vojoj, laŭ kiuj evoluis la lingvoj, ene de naciaj lingvoj ‘kreskis’ malsamaj geneologiaj vortkreaj arboj. Pro tio estas problemo ĉe identigo de t.n. samsignifaj vortoj de komparataj lingvoj, se mankas konforma ekstera etalono. Forigi la problemon estas eble eldonante klarigvortarojn kun klarigoj en E-o. • Uze de E-o estas eble praktiki instruprocedon sen uzo de speciala klasifiga terminaro, ĉar tiu estas interne de E-o. Lerno de fremda lingvo, proponata per lernolibroj de plenkreskuloj, ofte similas ludon, laŭ kiu infanoj konstruas el apartaj ludelementoj iun konstruaĵon, aŭ maŝinon. Kaj por tio estas aldonata teĥnologia instrukcio sub la nomo de lernolibro, en kiu mankas loko paroli pri la lingvo per simplaj vortoj. Sed kial do ni ne eldonu kvazaŭ rektan metodon de la uzo de E-o? La efiko de la kvazaŭ rekta metodo baziĝas sur tio, ke la lernanto antaŭe bezonas reveni al la komenco – malleviĝi de la propra gepatra lingvo al baza nivelo (kvazaŭ tute forgesante sian propran nacian lingvon). Kaj de tiu punkto li helpe de instruisto sinsekve leviĝu al reinventanto de nova parola lingvo. Ĉiu nacia lingvo estas treege ampleksa. Por optimumigi la procedon, oni konsideru, ke estas ne racie antaŭ ĉio lerni la bildigan parton de la lingvo. Estas certe, ke la frazo prezentas nur unu strekon de la bildo. Kaj por bildigo estas bezonataj multaj strekoj. Sed estas kategorio de apartaj – memstaraj frazoj – la frazoj portantaj aktualan informon, laŭ analizo de kiuj estas eble disvolvi prezenton de ceteraj scioj pri la lingvo. Kaj nur pli poste estus inde prezenti klasigan analizon de la lingvo, sed eĉ tiun estas eble plej parte plenumi uze de la konformaj ebloj de E-o. Por fari la lingvolernon pli sistema, estus inde konsideri, ke fakte ĉiu elementa frazo konsistas el nur kvar apartaj (praktike sendependaj unu de la alia) partoj. Unu el la partoj prezentas tiun (aŭ tion), pri kiu (aŭ pri kio) oni informas. La dua parto prezentas la informon mem. La tria prezentas la subjekton (aŭ objekton), al kiu la informata ago estas direktita. Kaj la kvara parto montras punktojn de certa multmezura tempo-spaco, kiujn koncernas la priinformata evento. Sed transirante de la aktuala frazo al ĝia vortara konsisto (al la modeloj de la aktualaj partoj de la frazo) oni povas rimarki, ke ĝiaj E-lingvaj formoj havas indikojn de sia destino. Unuj el tiuj prezentas el si la rolon de siaspeca frazoparta mezurunuo, sed la aliaj estas

IPR 13/238

— página 39 del PDF —

destinataj montri la kompar-rezulton de aktuala valoro kun ilia envortara etalono. En la E-vortaro estas ankaŭ unikaj kunlig-elemenoj, pere de kiuj estas eble montri la strukturon de ĉiu ajn frazo en ĝia abstrakta (en formula) formo. La listo de tiaj abstraktaĵoj povus esti utila almenaŭ por aperigi plenan kompleton de frazaj formoj, kio siavice ebligus optimumigi komparan studon de la lingvoj. Simila eblo malestas ĉe ceteraj lingvoj. Kaj kion celas la mallonga informo prezentita ĉi-tekste? Estas espero, ke inter la legantoj de IPR troviĝos ankaŭ tiuj, kiuj estas pretaj pridiskuti la temon kaj, eble, eĉ partopreni en kolektiva ellaboro de eleganta kvazaŭrekta metodo de krea lingvolerno surbaze de la objektiva leĝo de la naturo. Vilorg TERÄVÄINEN (Finnlando, vilorg@elmi.fi)

Internaj kaj eksteraj kondiĉoj de evoluo Iuj samliganoj eble memoras pri mia (kvankam ne tre ofta) rolado en ILEI, inkluzive de tiu en IPR, kaj nun eble demandas sin, kio igis min reveni en la Ligon. Mia respondo estus tio, ke la motivo por tio originis ne el ia antaŭa intenco, sed prefere el la (iom hazarda) ricevo de la lasta n-ro de IPR, kiu revekis mian pli fruan interesiĝon pri la Ligo, krome el la informo, ke la Ligo baldaŭ ekhavos novan prezidanton. Verdire ekzistas ankaŭ pli konkreta motivo por tio: nome tio, por kio mi voĉadas ankaŭ aliloke, kaj kies rilato al la instruado estas tre strikta. Permesu al mi skizi tiun „kion” ĉi tie. Mi eliras el la cirkonstanco, ke E-o, malgraŭ sia „eŭropeco”, ne atingis eĉ niatage tiun rangon en la instruplano de eŭropaj lernejoj, kian ĝi sendube meritus, se ne pro aliaj konsideroj, tiam pro la ne tre altaj sukcesoj, atingitaj (kaj –ataj) en la instruado de fremdaj lingvoj ĝenerale. Tiu ĉi cirkonstanco estas objektiva: ni vane gurdadas niajn argumentojn ĉu rilate la propedeŭtikan, ĉu rilate la „demokrati-emajn” flankojn de la afero. Aperas nenia signo de tio, ke oni volas plialtigi la statuson de E-o tie kaj ĝenerale ankaŭ ali-terene. Se mi ne eraras, kelka progreso demonstreblas precipe en la instruado de la lingvo en ne-eŭropaj landoj, kie E-o, kiel kuriozaĵo, ankoraŭ faras kelkan allogan efikon. IPR 13/239

— página 40 del PDF —

Tiu ĉi cirkonstanco, kvankam ne favora, ebligas al ni, instruistoj kaj e-istoj, dediĉi pli da atento ankaŭ al tiuj flankoj de la instruado, kiuj, malgraŭ malaj taksoj je unua rigardo, rilatas pleje rekte al la instruado de E-o. Tiuj flankoj konkrete estas: la instruota lingvo mem kaj la interrilato inter la instruado unuflanke, la por-E-a laboro de e-istoj kaj la sociaj cirkonstancoj aliflanke. Mi iom detalas ĉiun el ili. E-isto de preskaŭ 40 jaroj kaj konanto de pluraj etnaj lingvoj, mi kuraĝas aserti (riskante la stampon de herezeco), ke E-o, malgraŭ ĉiuj siaj nedebateblaj valoroj kaj avantaĝoj (super kaj etnaj kaj aliaj artefaritaj lingvoj), la rangon de sufiĉe poluriĝinta lingvo ankoraŭ ne atingis. Entute: tia poluriĝo de lingvo kun ne pli ol 125 jaroj da ekzistado, kian etnaj lingvoj pleje atingis jam antaŭlonge, apenaŭ atendeblas. Malgraŭ ĉi tio, pri la atingaĵoj en la lingva evoluo de E-o ni devas ne honti, sed fieri. La lingvo tamen – ne multerilate! – bezonus evoluigon, unuecigon, ĉar la vortuzado estas ne sufiĉe stabila, pro kelkaj pliaj trajtoj E-o impresas ne kiel lingvo „plenkreskinta”, sufiĉe matura. Ĉi tio validas ankaŭ pri la tradicia lingvo: sufiĉas mencii, ke sole en la lasta n-ro de IPR mi kalkulis ne malpli, sed pli ol 10 tiajn kazojn, kie la inversa vortordo estis senmotive uzita. Sed kiel heredigi pli bonan E-on, se ni oftakaze opinias eĉ tiun lingvan elementon ĝusta, kies ĝusteco estas debatebla? Ni devus ankaŭ tion ekzameni, ĉu la motivoj por eklerni E-on estas sufiĉe fortaj, ĉar miaopinie ili estas ne tiaj. Instruante E-on, ni havigas la konon propre de tia lingvo, kiu ankoraŭ estas for de la statuso de socie bezonata komunikilo, ĉar, krom niaj arte organizitaj uzebloj (kunvenoj, kongresoj k.s.) kaj la povo legi / aŭskulti ĝiajn kulturaĵojn, ĝi estas ne uzebla, dum en la instruado de la konkuranta angla lingvo tia malhelpo ne ekzistas, eĉ… La kolegoj povus rajte kontraŭĵeti al ĉi tio, ke la tasko forigi ĉi tiun malhelpon koncernus plie la ceterajn organizaĵojn, sed kion fari, se tia emo tie ne ekzistas? Estu permesate mencii ion, pro kio oni ĉi tie povus eble pli rajte protesti: nome tion, ke la grado de interesiĝo pri E-o (resp. de la emo ĉe la koncernaj registaraj instancoj integri E-on en la lernejajn instruprogramojn) grandmezure (se ne plej) dependas ankaŭ de la socia sistemo reganta kaj la politika-ekonomia interrilato de la unuopaj landoj. Por ilustri ĉi tion, mi mencias, ke antaŭ la sistemŝanĝo la ŝancoj por E-o iĝi instruata en lernejoj en Hungario (almenaŭ kun eksperimentaj celoj) estis sinkrone kaj diakrone

IPR 13/240

— página 41 del PDF —

plej favoraj – i.a. tial, ĉar la laborejoj (tiam ekskluzive hungaraj!) ne postulis de kandidatoj por laborlokoj la konon de la lingvo de la eventuale dungantaj laborej-mastroj, kiel nun. Ĉar nun la tuta sistemo de la instruado de fremdaj lingvoj estas submetita al ĉi tiaj bezonoj, el kio sekvas ankaŭ la nuna mizera statuso de E-o (ne nur en Hungario). Estus necese kunligi la lukton por E-o kun tiu por la antaŭenigo de la socia evoluado. Fine ion pri la nova gvidantaro de ILEI: mi deziras tian prezidanton novan, kiu ne malhelpas la atentigon pri tiaj konsideroj kiuj, kvankam ŝajne de sekundara graveco, tamen necesas el la vidpunkto de la evoluado de E-o. Ĉi tiu bezono plej certe kontentigeblas per tia balotado, ĉe kiu la anoj elektas ne inter personoj, sed inter iliaj programoj, starpunktoj, resp. en kolektiva, demokratia gvidmaniero. Johano PETIK (Hungario)

Informoj pri ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Mireille Grosjean (prezidanto), Mónika Molnár (vicprez.), Karine Arakelian (sekretario, arkivisto), Leysester Miro, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis. Kontrola: Ulla Luin, Simon Smits, Rudi Koot. Lerneja: Julián Hernández (gvid.), Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Tieko Isikawa, Marija Jerković, Luigia Madella, Jacqueline Poux, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas (Estrare: Stefan MacGill). Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny (Estrare: vakas). Universitata: Duncan Charters (gvid.), Aida Čižikaitė, Renato Corsetti, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat.

Kunlaborantaj institucioj EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi. E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49)55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Bharat Ghimire.

IPR 13/241

— página 42 del PDF —

TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Petra Smidéliusz. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto kaj Akomitatano de ILEI ĉe UEA: Stefan MacGill. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont. UN (Unuiĝintaj Nacioj): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: François Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR-75019 Paris, francois.lojacomo@wanadoo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@aliceadsl.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60.

Membreco kaj pagado por aliaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 10 € por la Alandoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. La pagoj povas okazi pere de la nederlanda ILEI-konto, al la ILEI-konto ĉe UEA aŭ al la sveda konto: * Pagoj al la nederlanda konto de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bv. aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo). * Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku viajn nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo). * Pagoj al la sveda bankkonto: En Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Swedbank. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT-kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio. * Simpla abono de IPR sen membreco: 20 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktejo: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <moerbeekr@gmail.com>.

La nunan numeron ni sendis al la presejo la 6-an de majo 2013, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aŭgusto 2013.

IPR 13/242

— página 43 del PDF —

Lernantoj el Herzberg kun siaj italaj gastigantoj dum urborigardado en Mazara de Vallo, Italio (Komenius-projekto GUTO, vd p.23.)

La 3-a ISOA en Koreio (vd p.26.) IPR 13/243

— página 44 del PDF —

Montevideo alvokas:

Venu al Herzberg – Sieber 2013 kaj aliĝu al Montevideo 2014

IPR 2013/3

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 43 – trimonata

13/3

Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Stefan MacGill Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Marija Belošević Michel Dechy Bharat Ghimire Heidi Goes Mireille Grosjean Sylvia Hämäläinen Yinbao Huang Dennis E. Keefe Zsófia Kóródy Emile Malanda Svetlana Miroŝniĉenko Germain Pirlot Derek Roff Martin Schäffer Bardhyl Selimi Enikő Zengő Sereghy Gizela Sklorz Magdalena Tatara Petro Ye

— página 2 del PDF —

ENHAVO Jozefo NÉMETH: Enkonduko………………………………………………………………………….3 Mireille GROSJEAN: Ĉu nova erao? Ĉu plua elano? …………………………………………4 Mireille GROSJEAN: Pri la Konferenco 2013 …………………………………………………..5 Marija BELOŠEVIĆ: La Tago de la Lernejo […] ……………………………………………….8 Stefan MACGILL: Edukaj perspektivoj en la Strategia Vizio de UEA ……………….. 10 Michel DECHY: Prezentado de Esperanto en diversaj francaj lernejoj ……………. 11 Bardhyl SELIMI: Instruado de matematiko …………………………………………………… 13 Rob MOERBEEK: Erarologio aŭ infektaj malsanoj en nia lingvouzo (I.)…………….14 Renée TRIOLLE: Reformo de la eduksistemo en Rusio …………………………………….21 Dennis KEEFE: Universitato de E-o, Oriento kaj Okcidento …………………………….23 HUANG Yinbao„Trezoro”: Angla lingvo perfortas ĉinajn lernantojn (I.) ………….25 El la landoj kaj sekcioj (BJ, CN, FI, HU, CD, NP, NI, TL, PL, RU, ZA, UY, US) ……….29 Forpaso (Hermann Behrmann 1935-2013) ……………………………………………………39 Reago (Germain PIRLOT) ……………………………………………………………………………40 Informoj pri ILEI kaj nia redakcio ……………………………………………………………….41

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>.Tel. fiksa (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 7969 709 66. Kunordigado de la estrara laboro. Informado al la movado (www.ilei.info) kaj al la ekstera mondo. Rilatoj kun Unesko kaj FIPLV. Reprezentanto de ILEI ĉe la estraro de UEA. Unua vicprez.: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. <zsofia.korody@esperanto.de>. Tel./fakso fiksaj: (+49) 5521-5983. E-centroj, ekzamenoj, ALTE. Dua vicprez.: GONG Xiaofeng „Arko”, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. <arko.gong@qq.com>. Universitatoj. Estrarano pri financoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. fiksa (+ 510) 653 0998. Sekretario: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <ilei.sekretario@gmail.com> por sekretariaj aferoj, <radojica.petrovic.rs@gmail.com> alie. Tel. fiksa (+381) 32 371053. Konferencoj, rilatoj kun TEJO. Vicsekr.: Magdaléna FEIFIČOVÁ „Fejfi”, Bernolákova 25/5, SK-010 01 Žilina, Slovakio. <ilei.oficejo@gmail.com> . Membro-administrado. Rilatoj kun FEL. Estrarano: Bharat GHIMIRE, G.P.O. Box 10518, Kathmandu, Nepalo. Tel. (+1) 620 9877. <nespa.1990@gmail.com>. Universitatoj. Komisiito por helpi al aliĝpetoj. Estrarano: Enikő ZENGŐ SEREGHY, Dózsa u.14. 2/8, HU-4400 Nyíregyháza, Hungario. <enimyster@gmail.com>. Tel. portebla: (+ 36) 203234365. Kalendaro, ekzamenoj, multlingva paĝaro www.ilei-mondo.info, varbado. Estrarano: Penny VOS, Aŭstralio <penivos@yahoo.com>. Lerneja agado.

IPR 13/32

— página 3 del PDF —

Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn; AIS2 Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet Sekretario: Aida Čižikaitė, Litovio 1 AdE – Akademio de Esperanto 2

AIS – Akademio Internacia de la Sciencoj, San-Marino

Konferencaj fotoj sur la kovriloj Titolpaĝe supre: grupo kun flagoj, malsupre: la prezidinto/anto/onto de ILEI en Herzberg/Sieber Dorskovrile supre: inaŭguro de la ponto kun du urbestroj (Gerhard Walter kaj; Reinhard Ahlborn) malsupre: frandaĵoj en la unua vespero

Enkonduko Karaj Legantoj,

post la apero de la antaŭa numero okazis grava ŝanĝo ĉe ILEI: anstataŭ Stefan MacGill (kiu intertempe iĝis la vicprezidanto de UEA) nian estraron prezidas Mireille Grosjean. La aliaj estraranoj restis, sed kelkaj ricevis novajn taskojn (vidu la 2-an paĝon). Nia nova prezidanto kontribuis al la numero ne nur per artikoloj, sed ŝi multe helpis nian revuon ankaŭ dum la redaktado: ŝi partoprenis en la decidoj, korespondis kun la aŭtoroj, reverkis, mallongigis kontribuaĵojn, provlegis. La nunan numeron karakterizas abunda rikolto el la juliaj kunvenoj kaj simile abunda rikolto el la diversaj regionoj en la mondo. En la rubriko El la landoj kaj sekcioj nun aperas 13 landoj, inter ili estas pluraj, pri kiuj oni tre malofte povas legi en nia revuo. Tiuj raportoj el la diversaj landoj instigos vin al pli trafa agado, pli diligenta lernado kaj pli efika instruado de nia lingvo. Plurajn artikolojn ni devis mallongigi, krome du elstaraj artikoloj povis nun aperi nur duone (tiuj de Rob Moerbeek kaj Trezoro), la daŭrigojn vi povos legi en la 4-a ĉi-jara numero. La samo validas ankaŭ por la prelegoj de la Tago de la Lernejo: la serion ni daŭrigos en la sekva numero. rubriko Bonan legadon! Jozefo NÉMETH, redaktoro

IPR 13/33

— página 4 del PDF —

Ĉu nova erao? Ĉu plua elano? Karaj membroj de ILEI, karaj legantoj! Jen mia unua alparolo al vi ekde mia elektiĝo kiel prezidanto de ILEI, la dua prezidantino. Mi volas unue saluti vin, gratuli vin, ke vi uzas Esperanton kaj eĉ instruas nian karan lingvon. Dum kvar jaroj s-ro Stefan MACGILL dediĉis grandan energion por vigligi la Ligon, alporti novajn ideojn, adapti la strukturojn de la Ligo cele al pli efika laboro. Ni danku lin elkore. Inter aprilo kaj julio 2013 s-ino Zsófia KÓRÓDY, kiel vicprezidanto, zorgis pri la ĉiutagaj aferoj ĝis la 46-a Konferenco en Herzberg-Sieber, Germanio, kiun ŝi elstare preparis kaj gvidis. Ni danku al ŝi elkore. La Komitato de ILEI valide kunvenis dum tiu grava evento kaj decidis transdoni al mi la gvidadon de la Ligo. Mi tre dankas al miaj kolegoj pro la fido kaj subteno. Mia celo estas plu firmigi la Ligon, etendi la surfacon de ĝiaj sekcioj, kreskigi la membronombron. Plie mi volas subteni vian instruistan laboron per diversaj agadoj; konservi kaj se eblas plibonigi la kvaliton de nia organo Internacia Pedagogia Revuo, por ke ĝi estu vera helpilo al via laboro; flegi la kontaktojn kun edukado.net kaj lernu.net, nemalhaveblaj retejoj por vi, por ni ĉiuj; trovi adekvatan solvon por la redaktado de Juna amiko; starigi kaj/aŭ plibonigi kontaktojn kun ekstermovadaj establoj gravaj, kiuj agadas en la sama eduka kampo; kreskigi la motivadon de ĉiuj, ĉu estraranoj, ĉu sekciestroj, ĉu membroj, per klara kaj regula komunikado. Do vi povas kompreni, ke temas pri plua elano; mi ne intencas fari revolucion, mi volas iri laŭ la spuroj de Stefan, en mia maniero kompreneble. Nova erao venas ĉe UEA, tion ni povis konstati en Rejkjaviko. Nia ligo al la estraro de UEA estos… Stefan MACGILL! Do ni plu paŝos manenmane. Kuraĝe antaŭen! Elkore salutas Mireille GROSJEAN Prezidanto de ILEI

IPR 13/34

— página 5 del PDF —

Pri la Konferenco 2013 Riĉiga kaj ĝojiga, bonetosa kaj frateca Aŭdiĝis tiuj vortoj, kun multaj aliaj pozitivaj vortoj, kiam okazis bilanca parolado fine de la 46-a ILEI-Konferenco en Herzberg-Sieber en julio 2013. La loko estis aparte agrabla en la vilaĝo Sieber, 7 km for de Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, en Germanio. Por la bezonataj veturadoj buseto de la fajrobrigado estis je dispono; tio estis unu el la helpoj, kiujn la urbo Herzberg donis al la organizantoj de la evento. Du hoteloj kaj konferencejo situas en mallonga distanco en belega naturo, tiel ke promenado de unu al la alia loko estis plezuro kaj okazo de babilado. Ekskursoj ebligis al la partoprenantoj malkovri la regionon, la urbon Göttingen kaj la urbon Hannover. Aliĝis pli ol 100 personoj el 29 landoj. Bedaŭrinde 4 personoj el Afriko kaj 5 el Pakistano ne sukcesis akiri vizon al Eŭropo, do ili ne aperis. Tre feliĉiga punkto estis la partopreno de unu esperantistino el Makedonio. Ses el naŭ estraranoj partoprenis la Konferencon. Fine venis 87 konferencanoj el 23 landoj de 4 kontinentoj. Dum la malfermo du urbestroj ĉeestis, tiu de Herzberg kaj tiu de Sieber. La unua (Gerhard WALTER) faris paroladon en Esperanto. Alia grava publika evento estis la inaŭguro de Ponto de Espero kun ŝildo en la germana, Esperanta kaj pola. Tiu tria lingvo endas pro la ĝemeliĝo inter Herzberg kaj Góra en Pollando. Kadre de tiu ĝemeliĝo okazis paralele al nia konferenco SALO, Somera Arbara Lernejo, kiu grupigas ĉiun jaron junulojn el la du ĝemelaj urboj. Tiu freŝa vento danke al partopreno de gejunuloj ĝojigis la konferencanojn. Diversaj aktivaĵoj okazis komune. La Komitato kunsidis valide kaj faris diversajn decidojn. Pri tio bv konsulti la retejon ilei.info. Unu el la decidoj estis la elekto de nova prezidanto: Mireille GROSJEAN el Svislando. Alia estis la elekto de du Honoraj Membroj: Stefan MACGILL kaj Katalin KOVÁTS. La Komitato aprobis rezolucion kaj aliĝon de nova sekcio en Sud-Afriko.

IPR 13/35

— página 6 del PDF —

19 prelegoj diverstemaj okazis, same kiel grava diskuto pri instruista trejnado pro la ĉeesto de Katalin KOVÁTS, Ilona KOUTNY, Zsófia KÓRÓDY kaj Stefan MACGILL. Vidu pri tio la artikolon „Pinta konferenco”. Metodika kurso gvidata de Katalin KOVÁTS arigis 20 personojn, el kiuj 15 ricevis atestilon. Dek personoj trapasis KER-ekzamenojn. Dum pluraj lecionoj Sabine TRENNER trejnadis grupon al mediaciado. Vesperoj estis aparte viglaj kaj buntaj, kaj bongustaj dum la unua kunveno; tio estas kutimo en la ILEI-Konferencoj: ĉiu alportas iun manĝaĵon el sia regiono kaj ĉiu povas provgustumi el fremdaj pladoj. En la fermo aparta danko iris al Stefan MACGILL pro lia elstara gvidado de la Ligo dum kvar jaroj. ILEI dankas la Organizan Komitaton kaj aparte gesrojn Zsófia KÓRÓDY kaj Peter ZILVAR, kiuj enorme laboris por prepari tiun eventon, kiuj zorgis pri ĉio dume, kiuj gvidis, informis, cele al la komforto de la partoprenantoj. Venontjare ILEI havos sian Konferencon en Montevideo, Urugvajo, antaŭ la UK. Eblos migri per ŝipo el Montevideo al Bonaero, Argentino. Mireille GROSJEAN (Svislando)

Pri instruista trejnado: Pinta konferenco dum Tutmonda Konferenco Ĉu vi konas la rusajn pupojn, kiuj kaŝiĝas unu en la alia? Oni nomas ilin kutime „babuŝka”. Dum la ILEI-Konferenco 2013 okazis pinta konferenco pri instruista trejnado. Tiu aktiveco estas unu el la plej gravaj celoj de ILEI kaj tia kunveno povis okazi danke al la partopreno de la ĉefaj agantoj en tiu tereno. Partoprenis d-rino Ilona KOUTNY, respondeculino de la interlingvistikaj studoj en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań, Pollando. Tie pedagogio povas esti studobjekto dum la tria jaro de la interlingvistikaj studoj, aŭ unujara kurso. La trijara kurso okazas en la jaroj 2011-2014. Ĝi postulas ĉeeston dufoje jare en Poznań dum unu semajno. La studentoj, kiuj partoprenas tiun studprogramon, ricevas ŝtatan diplomon polan. La unujara kurso komenciĝos en septembro 2013 kaj postulas ĉeeston en Poznań en sep. 2013, feb. kaj sep. 2014. Ĝi ne donas ŝtatan diplomon, sed movadan.

IPR 13/36

— página 7 del PDF —

Partoprenis d-rino Katalin KOVÁTS, redaktisto de Edukado.net, kiu lanĉis tie RITE, temas pri Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net. RITE estas privata programo de ŝi kaj pagenda lertigado. Iam iu povas komenci la programon kaj labori ie en la mondo per la reto. Oficiala prezento: „Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net estas 100-leciona reta studeblo pri instruado kaj metodiko, kreita por instruistoj kaj instruontoj de Esperanto. La kurso havas modularan strukturon kun libera lerno-ritmo. La studoj estas malfermitaj al ĉiuj esperantistoj, kiuj plenumas la partoprenkondiĉojn kaj pagas la kursokotizon”. Partoprenis Zsófia KÓRÓDY, vic-prezidanto de ILEI, kiu estas ĝia kontaktpersono ĉe ALTE: „Association of Language Testers in Europe”, eŭropa asocio de lingvaj testistoj. Ŝi jam partoprenis diversajn kunsidojn tie, kunverkis dokumentojn, prelegos tie en oktobro 2013. Gvidis la kunsidon Stefan MACGILL, eks-prezidanto de ILEI. Ĉeestis kaj partoprenis Mireille GROSJEAN, prezidanto de ILEI, d-ro Ronald GLOSSOP kaj d-ro Duncan CHARTERS (iama prez. de ILEI) el Usono, Julián HERNÁNDEZ ANGULO el Kubo kaj Enikő ZENGŐ SEREGHY el Hungario, estrarano de ILEI. La kunsido ne ebligis decidigajn paŝojn, sed vasta interŝanĝo de informoj kaj ideoj povis okazi. La diskuto havis kiel bazon la projekton MITE Modula Instruista Trejnado de E-instruistoj, verkitan de Stefan MACGILL. Lia ideo estas, ke la lernenda materialo por instruistoj estu dividita en pluraj moduloj studendaj dum iuj kongresoj, kursoj k.s. tiel ke la kandidato povu kolekti la atestilojn pri ĉiu modulo unuope kaj finfine atingi la celon: ricevi diplomon pri E-instruado. Partoj de tiu MITE povus esti foraj, aliaj ĉeestaj. La kunsidantoj konsideris tiun dokumenton, komparis ĝin kun la nun ekzistantaj strukturoj kaj konsciiĝis pri la neceso zorgi pri la ekzistantaj strukturoj unue. Menciindas, ke ekzistas instruista trejnado en diversaj landoj sur movada nacia nivelo. Tiu temo estas centra por ILEI kaj la gvidantoj de ILEI klopodos starigi, subteni, evoluigi diversajn sistemojn kunlabore kun siaj partneroj. UAM kaj edukado.net estas du el la 14 partneroj de ILEI. Vi povas vidi la kompletan liston en la retejo www.ilei.info. Estas fakto, ke la bonaj kapabloj de niaj instruistoj estas ŝlosila aspekto de nia Movado. Mireille GROSJEAN (Svislando)

IPR 13/37

— página 8 del PDF —

98a Universala Kongreso de Esperanto, Rejkjaviko, Islando

La „Tago de la Lernejo” (TdL) traktis la temon „Edukado por justa komunikado” Tiu TdL estas unu el la kernaj programeroj de la Ukoj, ĝi havis la ĉefan temon „Edukado por justa komunikado”, kiu alproksimiĝis al la temo de la UK kaj plie proponis tre variajn kontribuojn. Ĝin malfermis du novelektitaj prezidantoj, nome tiu de UEA Mark FETTES (Kanado) kaj tiu de ILEI Mireille GROSJEAN (Svislando). FETTES atentigis, ke la nova Estraro de UEA traktas kapabligon kiel kernan laboron. Gravas kreado de pli kapablaj parolantoj de E-o, pli kapablaj konantoj de la E-literaturo kaj historio, pli kapablaj instruistoj. Tio estas nobla laboro kaj kompleksa multnivele, diris FETTES, aldonante, ke li vidas „kiom profunda estas la eduka kontribuo de la E-movado al la edukado de la mondo, al konscio vere konvena por la nuna epoko”. Li diris: „Mi antaŭvidas tre intensan kunlaboron kun la prezidantino kaj teamo de ILEI dum la venontaj jaroj”. La prezidantino de ILEI Mireille GROSJEAN esprimis al FETTES dankon pro la parolado kaj ĝojon pri onta kunlaboro. Harmonia prezento aŭguras bonan daŭrigon de la kunlaboro! La unuan kontribuon pri la loko de instruado kaj instruista trejnado en la strategio de UEA (ne nur, sed ankaŭ en la ĝenerala E-movado) prezentis Stefan MACGILL (Nov-Zelando/Hungario). Al la temo de la TdL enkondukis per la prelego „Kio estas justa komunikado?” Mireille GROSJEAN (Svislando), kiu deiris de la demando „Kio estas komunikado?”, per ekzemploj pri (ne)justa komunikado. Sekvis pliaj temligitaj kontribuoj. „Ĉu egalajn rajtojn kaj eblojn por ĉiuj je ekzameniĝo pri E-o?” Laŭ tiu titolo Katalin KOVÁTS (Nederlando/ Hungario) prezentis la staton de la nova ekzamensistemo, kiu ĉiutage vekas pli kaj pli da intereso tra la tuta movado. „Per eŭropaj projektoj por justa komunikado” estis la temo de la kontribuo de Zsófia KÓRÓDY (Germanio/ Hungario), kiu surbaze de la aktivado en la E-urbo Herzberg donis superrigardon pri diversaj ebloj utiligi E-on en la publika vivo. Kristin TYTGAT (Belgio) „venigis” la ĉeestintojn al la reala vivo. Dum la prelego

IPR 13/38

— página 9 del PDF —

„Lingva situacio en bruselaj lernejoj” ŝi i.a. informis, ke ĉe la Libera Brusela Universitato ekzistas centro, kiu sekvas kaj analizas la lingvouzadon en Bruselo kaj jam trian fojon oni pridemandis bruselanojn pri la lingvouzo, lingvokono kaj identeco; tiuj enketoj donas informojn ankaŭ pri la lingva situacio en la lernejoj. Al la prelego aldoniĝis ankaŭ la kompara ekzemplo de Kanado. „Notetoj pri la ĉefa temo el la vidpunkto de la Nitobe-simpozio” estis titolo de la kontribuo de Otto PRYTZ (Norvegio). La dua „bloko” estis direktita al instruado de E-o, aŭ pli klare ĝia praktika flanko. Pri „’Strategia’ kaj praktika plano, por informi pri E-o en la lernejojn, laŭ la ĝisnunaj kaj estontaj eblecoj de la francaj edukaj programoj” prelegis Michel DECHY (Francio). Laŭ li, la reorganizo de la lernosistemo donos eblon al E-o pli facile eniri eduk-medion. Praktikajn materialojn, mempretigitajn prezentis Anna LÖWENSTEIN (Italio). Kvankam la titolo de la prelego estis „Aldone al Stano MARČEK: instruado per projekciaĵoj” (ĉar ŝi lasttempe ĉefe instruas per la lernolibro de MARČEK), ŝiaj materialoj certe estos utiligeblaj ĝenerale ĉe la Einstruado. Ĝojigas la informo, ke ŝi pretas disponigi tiun materialon per la reto. Spertojn el Afriko prezentis Paola BIRGIT GIOMMONI (Italio). La vigla prezento kun pluraj fotoj (re)vekis memorojn de kelkaj ĉeestantoj, kiuj same vizitis diversajn afrikajn landojn. Ĉi tiu okazo estis eblo instigi la partoprenantojn en la venonta Kvina Afrika Kongreso de E-o en Benino, kun aparta atentigo pri la eduka aspekto por infanoj el okcidentaj landoj „kiuj ĉion havas hejme”. „Tia partopreno estus ideala momento ekkoni Afrikon». Krome oni atentigis pri la graveco viziti Afrikon, ĉar pro diversaj obstakloj (ĉefe vizoj) afrikaj e-istoj ne povas partopreni E-aranĝojn en Eŭropo. „’Avantaĝo’ de E-instruado: en la EU-parlamento jam antaŭ deko da jaroj” estis titolo de la kontribuo de Marija BELOŠEVIĆ (Kroatio). Ĝi ĉefe celis memorigi pri Euroscola, kiun dum la unuaj jaroj ĉeestis la kroataj lernantoj dank’ al Esperanto. Nun, kiam Kroatio eniris EU-on, „rememoro” revenigis iujn iamajn lernantojn al la E-movado. Peter ZILVAR (Germanio) per la prelego „Esperanto-urbo Herzberg am Harz – loko de multnacia, multkultura loĝantaro”, deziris substreki la gravecon de la ĉeesto de E-o en la ĉiutaga vivo. Bona ekzemplo estas ĝuste

IPR 13/39

— página 10 del PDF —

la agado en tiu urbo. La lasta kontribuo titolita „Infektaj malsanoj en nia lingvouzo” de Rob MOERBEEK (Nederlando) vaste malfermis „okulojn kaj orelojn” el la vidpunkto de ĝenerala uzo de E-o. Li ŝerce diris, ke li fondis novan fakon „erarologio”, ĉar li „korektas revuojn kaj kolektas la erarojn, precipe, se ili estas komikaj kaj instruaj”. La programo altiris centon da kongresanoj, inter kiuj pluraj aktive per propraj spertoj (aparte pri Afriko kaj lingvaj situacioj en la lernejoj) kontribuis al ĝi. La programon kompilis Marija BELOŠEVIĆ (Kroatio) kaj kungvidis ĝin Jennifer BISHOP (Aŭstralio). La legantoj de IPR havos la eblon legi resumojn de tiuj prezentoj. Marija BELOŠEVIĆ (Kroatio) Raportetoj el la Tago de la Lernejo en UK 2013

Edukaj perspektivoj en la Strategia Vizio de UEA La dekjara vizio kaj la trijara Strategia Plano (2013-2017) restarigas edukadon centre de la prioritatoj por UEA – sub la ŝildo ‘Kapabligo’. Tiu planparto detalas precizajn kaj mezureblajn celojn kiujn UEA atingu kunlabore kun ŝlosilaj ludantoj – ILEI, lernu.net, edukado.net kaj pri la instruista trejnado – interalie ĉe la oficialaj kursoj de UAM en Pollando. Iam en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj edukado ricevis fortan atenton ene de UEA: nun estas tempo restarigi tion – efika instruado de la lingvo estas afero por la tuta movado (organize, finance); la rolo de ILEI estas alporti la bezonatajn fakajn kapablojn. Alia aspekto de ‘Kapabligo’ estas aktivula trejnado kaj ĝenerala klerigo de la komunumanoj.

IPR 13/310

— página 11 del PDF —

Fine, estis prezentita nova labormodelo por la estraro, kun tri subteamoj: la unua pri administrado (la Mastruma teamo), la dua pri kontaktado kun neesperantistoj (la Monda teamo) kaj la tria, kiu koncernas pleje la ligon – (la Movada teamo). Ĝia esenca rolo – sub mia gvido – estas fortigi la rilatojn kun Landaj kaj Fakaj Asocioj, E-Centroj, Landaj Sekcioj de ILEI kaj TEJO, kaj aliaj, por intensigi la atingojn pri Konsciigo (informado), Kapabligo (edukado) kaj Komunumo (utiligo) lande kaj regione. Obstakloj abundas, sed ekscitaj tagoj kaj jaroj antaŭas nin! Stefan MACGILL (Nov-Zelando/Hungario)

Prezentado de Esperanto en diversaj francaj lernejoj En elementaj lernejoj [5 jaroj]: Prezentado de la lingvo E-o al la klasoj CM 2 (la plej aĝaj lernantoj, +/- 10-jaraĝaj). 1-a leciono: La lasta litero de vorto: substantivo, verbo, adjektivo, adverbo kaj la konjugacio. Kelkaj afiksoj: mal-, -ec, -ul, -in; kun la radikoj: JUN, RIĈ, BEL, BLIND. „Ludi” kun kelkaj adjektivoj (facile en Eo, malfacile en la franca). Demandoj kaj respondoj. 2-a leciono: Matematiko en E-o: kalkuli, nombri; legi kaj traduki simplajn matematikajn frazojn; kolorigi geometriajn figurojn (bazaj koloroj kaj bazaj figuroj). 3-a leciono: La kalendaro: la suno, la tero, la luno; la monatoj de la jaro, la tagoj de la semajno. Geografio: mapo de Eŭropo, ĉefpunktoj, landoj kaj ilia ĉefurbo, maroj, oficialaj lingvoj parolataj en kelkaj landoj… 4-a leciono: Du kanzonoj. Se estus la kristnaska periodo, kial ne „Paca Nokto”, kaj „La Eta Tamburisto”. Du poeziaĵoj: „Pentri la Pacon” kaj „Letero de Nigrulo al Blankulo”. Aŭ prezentado kaj uzo de sorobano, la japana kalkulilo, kiun majstre prezentis Kimie Makarian en diversaj medioj pere de diversaj lokaj gastigantoj kaj tradukantoj. Mi plurfoje akompanis ŝin kaj poste aĉetis la IPR 13/311

— página 12 del PDF —

materialon el japana firmao (t.e. iu granda por klarigi al la tuta klaso kaj „etaj” por ke ĉiu lernanto povu sperti nombradon kaj facilajn kalkulojn). En mezgradaj lernejoj [4jaroj]: Kulturaj semajnoj organizataj de la lernejoj mem: mi prezentas la lingvon E-o al ĉiuj samnivelaj klasoj (plej ofte la plej junaj: +/- 12-jaraĝaj); [tiel kiam mi revenos ne estos iuj, kiuj jam partoprenis, dum aliaj malkovras ion tute novan]. „Klubo E-o”: mi perlaboris mian vivon instruante matematikon en tiaj lernejoj kaj en Francio oni rajtas instrui E-on al la volontuloj dum tiuj „kluboj”. La gelernantoj povas elekti diversajn proponitajn temojn kulturajn aŭ sportajn. Tiuj kluboj okazas dum la paŭzoj aŭ fine de la diversaj lernotagoj. Kompreneble la adoleskantoj devas esti ege kuraĝaj por labori dum iliaj samklasanoj libertempas… En 2001, miaj lernantoj estis akceptitaj en la Eŭropa Parlamento en Strasburgo, la 9an de majo, okaze de la programo „Euroskola”. En liceoj [3jaroj]: Fine de la lernojaro, oni trapasas la faman abiturientan ekzamenon kaj poste oni rajtas eniri universitaton. Invitoj de instruistoj pri Geografio (temo: Tutmondiĝo) aŭ pri filozofio (temo: komunikado). En APMEP: Tiu Asocio de Profesoroj (aŭ Instruistoj) pri Matematiko de la Publika Instruado (ne por tiuj, kiuj instruas en privataj lernejoj), organizas ĉiujare konferencon en iu franca urbo dum la unua feria periodo fine de oktobro, komence de novembro. Pluraj centoj da partoprenantoj, multe da prelegoj kaj diversaj „atelieroj”. Mi proponis en Lille, Besançon kaj Clermont Ferrand atelierojn kies temo rilatas al E-o: „Matematiko kaj E-o, kiom da komunaj trajtoj!” Konkludo: Ĉiam mi estis bone akceptita de la gelernantoj kaj de la instruantoj, ĉu en mia urbo, mia regiono, eksterregione aŭ eksterlande. Dufoje regiona televidkanalo raportis pri tio. Michel DECHY (michel_dechy@hotmail.com, Francio)

IPR 13/312

— página 13 del PDF —

Instruado de matematiko Kial gravas la amuzaj taskoj en matematiko? Mi kredas, ke la plejmulto de miaj kolegoj pri matematiko komprenas la magiecon de la amuzaj taskoj dum la leciono pri matematiko. Kial do? Unue, ĉar matematiko kiel lernobjekto estas relative malfacila pro sia abstrakteco, rigoreco kaj formuloj, dum la amuzaj laboroj ne postulas multe da teoriaj scioj. Pro tio la franca matematikisto Blaise Pascal sugestis, ke ni uzu ankaŭ ilin dum la lecionoj. Jen simpla tasko: Botelo kun lakto kostas 1 eŭron. Lakto mem kostas 90 cendojn pli ol la malplena botelo. Kiom kostas la malplena botelo? Plimulto de gelernantoj hastas respondi: 10 cendoj, kio ne veras.Tion oni tuj povos pruvi uzante ekvacion. Alia tasko: Unu paŝtisto diras al la alia: se vi donas unu ŝafon al mi, la nombroj de la ŝafoj ĉe ni egaliĝos. Se vi donus al mi unu ŝafon, rediras la alia paŝtisto, tiam mi ekhavos la duoblon de viaj ŝafoj. Kiom da ŝafoj havas ĉiu paŝtisto? Kompreneble nepras uzi sistemon de ekvacioj! Cetere la amuzaj taskoj devas rilati al ĉiutagaĵoj, kiuj vekas ĝeneralan intereson. Ekzemple: Kiamaniere oni disdividu 7 panojn tutegale por 8 personoj je malplej granda nombro da tranĉoj? Povas esti, ke la amuzaj taskoj prezentiĝas kiel historiaĵoj; ili estas ege ŝatataj. Ekzemple: Tri araboj vojaĝis en dezerto. Unu kunportis 5 flanojn, la dua 3 flanojn kaj la tria 8 monerojn, kiujn li donis al la unuaj du. Ili manĝis ĉion kune. Kiamaniere oni devas dividi la 8 monerojn? La gelernantoj kutime diras la versiojn 5-3 aŭ 4-4 kaj ne povas imagi ke la ĝusta versio estas 7-1! Unu viro en antikva Romo estis mortonto dum lia edzino estis graveda. Li testamentis, ke se naskiĝos knabo, li ricevu duoblon de la riĉaĵo kompare al sia patrino; se naskiĝos knabino, la patrino ricevu duoblon de la riĉaĵo kompare al la knabino. Sed la edzino naskis du ĝemelojn, knabon kaj knabinon. Kiamaniere oni devas dividi ĉikaze la riĉaĵon?

IPR 13/313

— página 14 del PDF —

La amuzaj kaj enigmaj laboraĵoj helpas notinde por parkerigi kaj plifirmigi la formulojn kaj teoriojn de matematiko. Tiucele utilus tasketoj uzantaj la konatajn identaĵojn pri la kvadrato aŭ kubo de binomoj, (a+b)2, (a+b)3, diferencon de la du kvadratoj a2-b2 ktp. Solvante amuzajn taskojn, oni aplikas la principojn de logiko, tiel necesajn por matematiko. Ne laste, la amuzaj tasketoj povas servi iufoje kiel ĝermigado de tute novaj teorioj en matematiko. Mi kolektis la plejparton el ili kaj eldonis du librojn por aĝogrupoj 10-15jaraj kaj 16-19-jaraj. Ekzistas jam ankaŭ Esperanto-versio. Mi daŭre kolektas kaj sistemigas novajn amuzajn taskojn kaj bonvenigas dankeme kiun ajn kolegon, kiu sendos al mi eĉ unu novan eron. Bardhyl Adem SELIMI (bselimi@gmail.com, Albanio)

Erarologio aŭ infektaj malsanoj en nia lingvouzo (I.) Erarologia averto: Jen iom arogaj titoloj por prezentoj en la ILEIkonferenco kaj la UK-Tago de la Lernejo. Sokrato instruis, t.e. komprenigis, ke li, sugeste ĉiu, scias nenion (krom unu morala leĝo). Tamen la respekto al la tutmonda lernebleco de Esperanto emigas serĉi kaj subteni iugradan unuformecon en la lingvouzo. Kiel korektanto mi kolektadas la tro originalajn lingvaĵojn de nia plenviva komunumo. Eble ekestos ia didaktika vortaro. Provizore mi povas nur rekomendi kritike esplori miajn notojn. Kompreneble mi estos danka pro viaj korektoj (mi skribis ‘korketoj’, sed tion {la} PIVo ne permesas tiusence). Vi trovos du partojn en sinsekvaj numeroj de IPR. La disdonitaj 17 misfrazoj sekvos, kun miaj ‘solvoj’. ENKONDUKO: Ĉu ĝi estas la arto fari erarojn? Tiusence ĉiuj kompetentus. Sed reale ĝi rolu kiel helpa scienceto por la granda pedagogio.

IPR 13/314

— página 15 del PDF —

Se ĝi havas sencon: ĉar eblas rigardi la lingvan evoluon kiel moviĝantan amebon, kiu elpuŝas ŝajnpiedetojn, kiujn ĝi retiras en malfavora ĉirkaŭaĵo, sed pluetendas en favora tereno, mem kuntrenate. Lingve nin tedas „eluzitaj” esprimoj, ni bezonas varion, novigon, kreadon. Kion aprobi, kion malagnoski? Teksto estu minimume komprenebla kaj iujn kriteriojn heredigis la tradicio: Nia ‘amebo’ ja ne splitiĝu (disdialektiĝu), kerne ankrita sur netuŝebla fundamento. El la iniciatoro Zamenhof kaj <aliaj!> bonaj aŭtoroj ĉerpis Plenaj Vortaro (1930) kaj Gramatiko (1935), kies evoluigo rezultigis la imponajn ‘nedigesteblajn’ PIV (1970…, 2002, 2005) kaj PAG (4a eld. 1980). kun plifaciligaj Pomego kaj Detala Gramatiko de Bertil WENNERGREN. Sed ekzistas ankaŭ stillibroj neneglektindaj, interalie „Ne Tiel sed Tiel Ĉi” (F. Faulhaber, 1965). Fakte ni bezonas por ĉiu nacia lingvo ‘didaktikan vortaron’, kiel jam ekzistas por la japana. Ĉar – krom en-Esperantaj konfuzoj pro paronimoj, foje malfacila elekto inter sinonimoj laŭ la kunteksto – nin plej kuntrenas nacilingvaj rutinoj, ne nur el la propra sed ankaŭ el la rega lingvo (ofte la angla). ‘En fremda okulo ni vidas ligneron, en propra ni trabon ne vidas.’ Nia reago al aliaj povas varii inter indulgo kaj indigno. Sed foje dolorigas propra eraro. Eta falsa amiko povas eĉ divorcigi: „Min tro premis la tento, do mi tranoktis ĉe afabla gastigantino” povus diri naiva nederlandano, simple celanta „tendon” (tent). Laŭ la grado ni povas recenzi per „interesa novigo, kvankam ne imitinda”, lingva miso, fuŝo, … fia idismo”. Marjorie Boulton pledas juste sed milde trakti niajn aŭtorojn, senprofite sinofere riĉigantajn nian literaturon. Kaj ekz. Lidja Zamenhof verkis en tempo sen PV, sen PG aŭ almenaŭ antaŭ ol ili povis influi la lingvadon. Nia sentesprimo pri eraro emas dependi ne nur de la lernofazo, sed ankaŭ de nia klaskonscio, sociaj rilatoj, la rango, aŭtoritato de la ‘pekinto’ (pozitive aŭ negative). Sed gravas krome la intenco: formala aŭ banala. Certe por oficialaj tekstoj, UEA-eldonaĵoj kaj ekzamenaĵoj necesas sufiĉe alta nivelo. Komencantojn ni kuraĝigu, akcentante iliajn bonajn esprimojn, progresantojn ni povas – foje ne tuj – konsciigi, dignulojn ni respektu sed en

IPR 13/315

— página 16 del PDF —

oportuna momento demandu ĉu ili akceptas atentigon pri la lingvouzo. Mia sperto estas ke la plimulto ja aprezas korektojn. Je propra stilo ja ĉiu rajtas, stile ekzistas poetaj licencoj, ‘katakrezo’ (‘la kaĉo startis jene’) kaj enalago (La homo uzu la kapon, aŭ ili prenu kafon.) Stilaj eraroj ofte malpli ŝokas ol fonologiaj (parolsonaj), ortografiaj, gramatikaj aŭ leksikaj (vortprovizaj). Tamen de bona stilo dependas nia aprezo de tuta libro. Mia celo estis trakti la plej oftajn erarojn, tamen science tio postulus statistikan analizon, kiel faris prof. Wim Jansen surbaze de nederlandaj E-ekzamenoj. Mi povas prezenti nur la fruktojn de iom longa korektada laboro: ‘plagiato’ do, kvankam mi mem kontribuis al la maro da eraroj. Trudiĝas la ideo, ke la ofteco de lingva elemento influas la oftecon de ĝia misuzo. Ne ĉiam, sed evidente pintaj elementoj ofte bezonas erarologian komenton. Laŭkategorie ni traktos Fonologion, la artikolon, la verbon ‘esti’ kaj listeton da pliaj elementoj. FONOLOGIO/ORTOGRAFIO: Orient-azianoj kiuj nejunaj lernis E-on, ofte malfacile distingas L/R: ‘arta’ junulino ne originas el reakcia tubo, sed estas modernkreska. Ankaŭ aliaj malfacile diferencigas Ĝ/Ĵ: rezultas mikso de ‘ĵus’ kaj ‘ĝuste’. Pro nacia influo s/z, k/g kaj f/v misskribigas *positiva, *filosofo, *egzameno. Helpas, se ni tre atente elparol(ig)as. Same ĉe vokaloj: ‘apartamento’, sed ‘departemento’. ‘Ĵaŭdo’ kaj ‘ĵurnalo’ bezonas supersignon, ‘ĉirkaŭaĵo’ eĉ tri. Majuskle Esperanto, Esperanta, Esperante kaj Esperantujo/io, sed minuskle ‘esperantisto’. Gravas eviti anglismojn kiel Esperanto Kongreso: nepras liga streketo aŭ unuvorta kunskribado, kaj sensenca estas ‘inter alie’ anst. ‘interalie’. AKCENTO Plej mirigas la finakcento en *apúd, kvazaŭ temus pri eliziita vorto apud’ el *apudo”. Nur veraj komencantoj akcentas ĉirKAŬ: do bv. ripetigadi „ápud la tablo”, kiel „ĉírkaŭ la tablo”: la fascina -d ne pravigas misakcenton. ARTIKOLO „La” estas instruebla laŭ la himno (publikigita en 1893), ne por eviti la vortojn per lalala-ado:

IPR 13/316

— página 17 del PDF —

Kial „LA Espero” havas la artikolon? Nu, ĝi simbolas la internan ideon, esprimitan jam en „Mia Penso” (praesperante „Ma pinto”) el 1887: „amikino …kantas kanton pri l’ espero”. Do jam konata. *”En mondon venis la nova sento” implicus, ke ni kontaktas plurajn mondojn kaj ke nun temas pri iu ajn el tiuj; krome ‘la sento’ jam estus enhave konata. Male, la poemo iom post iom solvas la scivoligan neklarecon per ‘sankta harmonio’, ‘rondo familia’; Nur ĉe ‘flugiloj’ de facila vento eblus aldoni „la”, sed tio ja simbolas la blovojn de favora vento; simile paralel-strofe «laboro» de la esperantoj povus havi la artikolon, sed evidente Zamenhof konsciis ke la homoj havas apartajn talentojn, ĉiu siafake kontribuu al la movado. Kiel ajn ni klarigas, la argumentado orientos senartikolulojn en la uzado. Kaj por LA-lingvuloj utilas studi la deviojn disde la nacilingva artikolado (riveroj, maroj, montoj; titoloj….) ESTI, la plej ofta verbo. Do variigenda per ‘situi’, ‘ekzisti’, ‘troviĝi’, ‘restadi’, ‘loĝi’, ‘vivi’ ktp ktp…. Se vi aŭdas „Estas varma”, vi certe atendas ian kompletigon: la akvo por infuzi teon; kaj „Tio estas bone” divenigas ‘… farita, dirita, elpensita’. Sed homoj protestas: La subjekto de „estas bone” ja estas esprimita (muziki). Kial do la -e? Eblas argumenti, ke laŭ nederlanda filozofo ‘esto estas ŝajno’: fakte ĉio oscilas, eĉ se ŝajne stabila. Do ‘estas’ signifas ‘statas’ aŭ eĉ ‘okazas’: tial ni klarigas ankaŭ la absolutan tenson en „Estis bone ke vi helpis (ne -as)” (= okazis bone: ‘taksa opinio’ laŭ PAG) Kaj nepras sci(ig)i ke ‘ekesti’ kaj ‘estiĝi’ ne rolas kiel kopulo, sed estas memstaraj laŭsignife: „Li estiĝis oratoro” imagigas bebon superŝutantan la gepatrojn per lapenneca elokventado. AKUZATIVO: Unugeste la tri funkcioj: Iru tien, cent metrojn, okupu la monteton. Post kaj, kiel kaj ol: Mi salutis la najbarinon kun la hundo kaj la edzo. Li estis elektita kiel prezidanton; Mi vidis birdon pli grandan ol katon; ni aĉetis multon kiel kajerojn, krajonojn kaj kretojn. Ni evitu duoblajn neon kaj rektobjektan akuzativon (‘lernigi iun Latinon’ signifas iun formon de Latino, ne „al iu Latinon”); Iuj devas simple lerni, ke frazkomenca „Mankas” atendigas la subjekton, por frazkerno pli bezonatan ol objekto; same post „Okazis…”, „Aperis…”

IPR 13/317

— página 18 del PDF —

Ofte oni forgesas ke apozicio samkiel postmetata epiteto bezonas akordon kun la substantivo: tiel distingiĝas „Mi trovis la horloĝon perdita/perditan”. (la nominativo spegulas la lamenton „perdita!”). Kaj ni lernu, ke post ‘adiaŭi’, ‘kompati’ sekvas rekta objekto. Tio nacilingve malfaciligas tradukon de la pasivaj „kompatata, adiaŭata”… PLURALO: Mi ĵus devis korekti ‘diferenco inter la nacia kaj internacia lingvo(!), kvazaŭ ‘inter’ tolerus singularon. Ferisezone svarmas la unutagaj libertempoj: dum mia ferio konstante pluvadis. Se ni miskomencas eblas elturniĝi per ‘(mia) feri…ado’ aŭ ‘feri…aro’. Kompreneble estas pli bone simple lerni ‘miaj ferioj’. Aliflanke ‘statuto’ ŝajnas fremda al multaj samideanoj. Faru ŝatokupon el la kolektado de ĉi tiaj diferencoj disde la nacia lingvo. VERBO: Mem korektu: poste ni povas televidi; ŝajnis ke li dormis; kiam (!) mi estis riĉa, mi povis vojaĝi kiel vi; ĉu ni iros? ne haltu ĝis atingi la lernejon; antaŭ agi, pripensu; per labori vi sukcesos; situita, indignita; la ĉeestintoj bone amuzis; lernanta sako multe pezas; la turo estas konstruita en 1600; la pordo estis fermata. Li kondutis sin strange; ni ekzercu tiun kanton; kiu falsigas pasportojn? La vetero ŝanĝas; ni daŭrigu studi; ni ĉesu la debaton. La malfruo de la trajno rezultis en prokrasto de la kunveno. Kiu ebligis vin fumi? PRONOMOJ: la bestoj kaj ĝiaj idoj; en lia unua regotago la reĝo jam pumfalis; kiu konas la prezidanton kaj ties edzinon? En tiu (aŭ la nuna) libro vi trovos miajn rememorojn. Lastsabate mi aŭdis ion en la ĝardeno de la najbaro, kiu tre mirigis min. PREPOZICIOJ: kun kiu trajno vi venos? en la tablo kuŝas libro; ni iru tra la ponto; laŭlonge la vojo; kiom vi enspezas pomonate? speco da pomoj, duono da porcio; je la 30a ni revidiĝos. SUBJUNKCIOJ: pli malpli granda ol vi; depost mi konas ŝin, ŝi ĉiam salutas; malgraŭ vi malsatas, unue laboru! AFIKSOJ: ĉu vi ne datumis la mesaĝon? Oni senŝarĝis la kasiston; detaligo de la programo. translokigo de piano; tie estas tabakejo. Ili festas sian kvindekjaran geedziĝon. Pseŭdosufiksoj: la maljunulo komencas dementi.

IPR 13/318

— página 19 del PDF —

DEMANDOJ: ĉu vi ne datumis la mesaĝon? Ne. PARONIMOJ: La polico serĉas la inicianton… Oni trovis dekmetran fosilon FALSAJ AMIKOJ: li perdis la memkontrolon NACIA INFLUO Le bela herbejo plenas je sterko EVITENDA (PIV): tion asertas ĉiuj ekspertoj ARKAISMO (PIV): ĥino VORTORDO En tiu tago vidis ni multon, en kiu ni jam planis hejmeniri. STILVARIO Eble eblas ke ni eraras. Okazis multaj okazintaĵoj okaze de la UN-tago de Paco. Sed pleje mi ŝatas la KOMIKAJN ERAROJN. István ERTL kolektas ilin en „La Ondo de Esperanto”. El korektolaboro: (Post longa kunsido) en varmega sabata posttagmezo ĉiuj sopiris finan fipozon. Solvoj VERBO: poste ni povOS televidi; ŝajnis ke li dormAS (se li ne vekiĝis, kion implicas „dormis”); SE mi estUS riĉa, mi povUS…; ĉu ni irU? (demando por konsento, ne pri la jam fiksita programo); ne haltu, ĝis VI ATINGOS (‘ĝisatingi’ ja estas uzebla verbo; miakomprene, nur tiuj prepozicioj antaŭu infinitivon, kiuj ne funkcias kiel prefikso: tial ni diras ‘proparoli’ anstataŭ *porparoli {oni aŭdus: ‘por paroli’}, neniu problemo ĉe ‘anstataŭ’ kaj ‘sen’ {se uzata gramatike} , nur el ‘kromsalajro’ ni povus formi la verbon ‘kromsalajri’); antaŭ ol agi (misaŭdeblas antaŭagi= prepare agi; Zamenhofa proverbo: ‘Antaŭe intencu kaj poste komencu’); laborante – aŭ per laborado – vi sukcesos (ne: vi sukcesos perlabori); pasiva participo ĉe netransitivoj ne eblas, do: situANTa kaj indign(ANT)a; ne post la ĉeesto, sed dume la ĉeestANToj SIN amuzis (aŭ amuzIĜis); sako DE LERNANTO, aŭ simple lernosako, lerneja sako; la jardato fokusigas la atenton al la pasinteco, do ne estas, sed estIS konstruita; la pordo estis fermITa (se ne kutime fermata je certa horo aŭ koincide kiam iu interŝovis la ŝuon: tiuokaze oni estis fermanta la pordon), sed ni evitas la problemon per AKTIVIGO: iu/oni/ni fermis la pordon; esprimmikso/idiotismo= naciismo: li sin tenis= li kondutis; ni ekzercis NIN PRI tiu kanto (same ĉe

IPR 13/319

— página 20 del PDF —

‘trejni’); kiu falsAS pasportojn? (Latino havas ‘supinon’ (infinitivsencan substantivon), sur kiu baziĝas kaj la pasiva participo kaj intensiva/ada verbo: pro tio apert- donas konflikton: ĉu adjektiva (PIV), aŭ transitiva (Camacho); eblas parkerigi la serion abstrakta-abstrakti, egala-egali, falsafalsi, fiksa-fiksi…); ‘ŝanĝi’ estas nekompleta nocio: ĝi postulas rektan objekton: la vetero ŝanĝas nian humoron, sed oni celas: ŝanĝIĜas; Zamenhof respondis lingvan demandon pri ‘daŭrigi’: li ne celis uzi ĝin kun infinitivo. Do: ni daŭrigu = kontinuigu la studadon/ ni plu studadu, ne ĉesu studi; ‘ĉesi’ mem estas netransitiva, male al ‘fini’ (komparu ‘eki’ kontraŭ ‘komenci’): ni ĉesIGu la debaton = ni ĉesu debati; iom bizare impresas ‘en’, t.e. pro prokrasto de la kunveno rezultis, t.e. sekvis malfruiĝo de la trajno. Oni volas diri: EL malfruiĝo rezultis prokrasto, la malfruiĝo rezultIGis prokraston (fakte tiu ‘epidemio’ jam preskaŭ pasis, necesas nur sporade postkuraci); persono ne ‘eblas’: tiu ‘infekta malsano’ ja bezonas nian atenton: kiu ebligis = permesis AL VI= donis al vi la eblon – ne ‘eblecon’ fumi? La bestoj kaj ILIAJ idoj; en SIA unua regotago; plia infektaĵo: la prezidanto kaj LIA edzino (sen emfazo, nenie aperas la bezono diferencigi; iuj uzas TIES eĉ anstataŭ SIA); en ĈI tiu libro…(francismo kaj anglismo, respektive), io… kiO (nur se sekvas adjektivo necesas ‘kiu’: IO novA = nova aĵo, KIU); PER kiu trajno (se ne ludilo kunportata); SUR la tablo (hispanismo); TRANS la pontoN; LAŬ(longe DE) la vojo; PO kiom vi enspezas? (PO antaŭu la interesan novan kvantan informon, ne la mezurunuon); SPECO implicas ne kvanton, sed kvaliton, do sekvas DE; preciza PARTO implicas difinitan tuton, do ne kiel ‘glaso da akvo’, sed duono DE porcio; la 30-AN (tagon; JE eblas nur ĉe horo aŭ festotago); plimalpli (kun streketo) (tiel) granda KIEL vi (‘ol’ tolereblas nur ĉe neegala komparo; ‘pli malpli’ signifas pli altan gradon de malkresko); ‘de post’ enkondukas prepozitivon, ne subpropozicion, ĉar la kerno estas la prepozicio ‘post’: de(post) KIAM mi konas ŝin/(de)post KIAM mi ekkonis ŝin; ankaŭ ‘malgraŭ’ rolas nur kiel prepozicio: oni celas malgraŭ KE = KVANKAM. ‘Datumi’ surprize estas netransitiva (ĉu pro la internacia vorto ‘datum’?): ĉu vi ne DATIS…? prefiksa SEN adjektivigas radikon: senŝarĝa. Do oni senŝarĝigis = malŝarĝis la kasiston; DETALIGO signifas, ke la programo fariĝis ero de pli granda tuto: ekz. la tuta aranĝo de kongreso, kun reklamado, serĉado de financoj, laborfortoj… detalADo estas plene IPR 13/320

— página 21 del PDF —

pravigebla pro la tempinvesto en la programo. alie necesus detalmeto (Zamenhof destinis ‘meti’ kiel universalaĵon, samkiel JE kaj -UM) aŭ ĝisdetaligo; translokADo, se oni ne igis aliajn transloki la instrumenton; tabakEJo suferas la signifoamplekson de niaj sufiksoj: necesas precizigo: tabakVENDejo/produktejo/kultivejo. Ĉe kvindekjara geedziĝo oni komentus: „Iom longa provo fariĝi deca paro”; geedzECo evitigas tian mokadon; dementi = nei (malkonfirmi, PIV), oni celas ‘demenCI’, perdi mensajn kapablojn; Post nea demando ni ripetu la predikaton, ĉar diversaj kulturoj malsame interpretas la respondojn ‘jes’ kaj ‘ne’: ‘Ne, mi kontrolis’ aŭ: Ne, mi ne kontrolis’ (tion mi (ne) faris; sama neceso ĉe jesa respondo). Ofta esprimmikso: la iniciatinton/iniciton. Fosilion; sinregon; nur francoj misskribas ‘Le’ anst. LA kiam sekvas silaboj kun E; ĉiuj fakuloj (PIV evidente ne ŝatas homonimojn: ek-sperto); ĉino. Multon ni vidis en tiu tago, en kiu… (utilas proksimigi la rilativon al ĝia korelativo/reprezentato). Povas okazi ke ni (eble) eraris; multo okazis honore al/ oni multon aranĝis okaze de… Kaj post ĉi tiu superrigardo, al kiu eblas aldoni interpunkcion (‘Ne dankon’, anstataŭ ‘Ne, dankon!’) kaj vortordon (‘Mi ne ankoraŭ = jam ne = ne plu laboras’, sed oni celas ‘ankoraŭ ne’ = ne jam…) ni traktu la disdonitajn frazojn. (daŭrigota) Rob MOERBEEK (Nederlando)

Reformo de la eduksistemo en Rusio Enkonduko De dudek jaroj, de post la forfalo de Sovetunio, Rusio provas moderniĝi, kopiante okcidentaĵojn. Sekve multaj reformoj, proponoj, leĝoj aperas. Jen alvenis leĝo pri reformo de la ŝtata eduksistemo, kiu komenciĝis en 2010. La propono estis malakceptita pro nepreciza enhavo kaj … ortografiaj eraroj! Nun estas decidita la 7a versio. Kiam la Parlamento (Duma) ekzamenis ĝin, malaperis el la teksto proponoj, akceptitaj de la Ministerio pri Financoj, i.a tiuj, kiuj garantios salajron al la instruistoj ligitan al la

IPR 13/321

— página 22 del PDF —

averaĝa salajro de la regiono, decajn stipendiojn kaj loĝeblojn al studentoj kaj kroman monon al la kamparaj instruistoj. Forte reagis la profesiuloj, kaj nun tiuj proponoj reaperis en la fina leĝo. Sed daŭras la kritikoj: Oleg Smolin, vic-prezidanto de la edukkomisiono ĉe la Parlamento, kritikas la 150 alineojn, kiuj distribuas la decidpovojn inter la ŝtatoficistoj. Kiu decidos? la urbestro? la regionestro? la registaro? la Ministerio pri Edukado? Iuj, ekzemple estro de edukcentro en Moskvo, atentigas, ke leĝo fiksas nur la ĝeneralan kadron kaj tiu leĝo permesas enkonduki novajn aĵojn, starigas veran leĝan kuntekston kaj certigas egalan alireblon al edukado por ĉiuj. Ne solvita restas la divido de la roloj inter la ŝtato kaj eklezio, kia ĝi estas priskribita en la Konstitucio: la nova leĝo rajtigas la diversajn religiojn partopreni en la prilaborado de la programoj kun deviga kurso pri „Enkonduko al religio kaj etikaj reguloj”. Ĝis kia grado intervenos la diversaj religiuloj? Infanĝardeno La reformo de la sistemo por etuloj (de 3- ĝis 7-jaruloj) estas tre pozitiva. Ĝi antaŭvidas apartan ciklon (tio ĝenerala estas internaciskale), sed apartigitaj estas prizorgado kaj instruado. La ŝtato zorgos (= pagos) nur por instruado. Kiu pagos la prizorgadon? (la urbo? la gepatroj? sponsoroj?) Unuagrada lernejo (elementa) Oficialiĝas hejma kaj perkoresponda instruadoj, vere necesaj pro la geografia izoliteco de multaj infanoj. Handikapitaj infanoj ricevas la rajton viziti normalan lernejon . Sed pli nova estas la kriterio pri „respondecigo de malbonaj lernantoj … kaj malbonaj instruistoj”! La leĝo antaŭvidas forĵeti instruistojn, kiuj ne bone plenumas sian rolon. Sed kiuj estos la kriterioj? (Napoleono jam diris, ke ne ekzistas malbonaj soldatoj, estas nur malbonaj oficiroj …) Tiu reformo ebligas al lernejoj organizi kursojn pri fakoj ne devigaj en la oficiala programo (ĉu ŝanco por Esperanto?) La programo estas sufiĉe vasta por certigi, ke dum ankoraŭ longa tempo, unuagrada instruado restos senpaga. Fakte granda ŝanĝo aperas en la financado de la lernejoj. Antaŭ

IPR 13/322

— página 23 del PDF —

kelkaj jaroj la registaro financis la lernejojn surbaze de la nombro da lernantoj. Sekve multaj kamparaj lernejoj devis fermiĝi. Ekde nun aliaj normoj fiksas minimuman funkciadon pagitan de la ŝtato kaj de la lokaj komunumoj. Duagrada lernejo (meza lernejo) Neniu ŝanĝo, krom malapero de ekzameno por eniri Triagrada lernejo (liceo, gimnazio) De deko da jaroj funkcias neoficiale „eŭropa sistemo”: 4 jaroj por prepari abiturientan ekzamenon, kaj du jaroj por „magistriĝi”. Tamen kelkaj institutoj konservis la sovetan sistemon: 5-jara universitata fakuliĝo post la abituriento. Nova ciklo aperas kaj titoliĝas „Preparo de kadruloj kun supera kvalifiko” por universitataj asistantoj, estontaj kuracistoj, doktoriĝantoj aŭ esploristoj. En lando, kie geografie estas malfacile proponi la samajn edukeblojn al ĉiuj, en lando kun grandegaj problemoj sociaj kaj ekonomiaj (Moskvo kun 10% de la loĝantaro mastrumas minimume 60% de la ekonomio), estas malfacile trovi sistemon por ebligi al ĉiuj infanoj aliron al kvalita instruado kaj garantii al la instruistoj decan vivnivelon. Ĉu tiu reformo helpos? Renée TRIOLLE, <triolle.renee@wanadoo.fr, Francio>

Universitato de E-o, Oriento kaj Okcidento Por tiuj kiuj interesiĝas pri la Projekto Universitato de Esperanto, nun videblas la kompletaj kursoj de profesoroj Ron Glossop kaj Federico Gobbo ĉe www.universitato.info. Tiuj kursoj estiĝis dank’ al la volontula laboro de ili, kaj dank’ al la filmada kaj prilaborada laboroj de Paŭlo Kozsuch el Hungario, Derek Roff el Usono kaj Miaohui el Ĉinujo. La kursoj, kvankam faritaj speciale por la projekto Universitato de Esperanto, tamen estas veraj kursoj originale instruataj kiel normalaj lecionaroj ĉe universitatoj en Italio, en Usono kaj en Israelo en la lingvoj itala, angla kaj hebrea, mi supozas.

IPR 13/323

— página 24 del PDF —

Nun, komenciĝas metiĝi sur la Interreto la kurso de profesoro Amri Wandel Enkonduko al astronomio kaj astrofiziko. La budhano Miaohui el Ĉinujo, kiu volontule filmis la tutan kurson de Amri en Pekino lastjare, nun prilaboras la lecionojn en sia monaĥejo proksime de la fama urbo Xian en Ĉinujo (Miaohui en si mem estas tre interesa ekzemplo de nekutima e-isto! Vi povas eĉ resti ĉe lia monaĥejo en Ĉinio kaj studi budhismon tute en E-o!). Ĝis nun Sinjoro Miaohui enretigis 6 el la 20 lecionoj de Profesoro Wandel (unu leciono estas pli-malpli la ekvivalento de duhora universitata kurso). La kursoj de profesoroj Glossop kaj Gobbo bone kaj rapide videblas en okcidento per normala interreta konekto, tamen ankoraŭ nekonate al mi estas ĉu la kurso de profesoro Wandel facile videblas tie. Ĉu vi, kara leganto, se vi loĝas ekster Eŭropo, povas kontroli la kursojn de Amri Wandel ĉe www.universitato.info? Similprobleme, la kursoj de Glossop kaj Gobbo sur la serviloj de Vimeo, Youtube kaj Ipernity malfacile rigardeblas en Ĉinio. Eblas utiligi Ipernity por rigardi la lecionojn, sed la rapideco estas nekontentiga. Se estas homoj en Eŭropo, aŭ homoj en Azio, kiuj volas kontribui al la plibonigado de la Universitato de Esperanto, bonvolu sciigi tion al ni. Speciale bezonataj estas volontuloj, kiuj pretas enretigi la kursojn sur la servilojn en okcidento kaj en oriento. La dosieroj de la lecionoj estas grandaj, ĝis 2 GB por unu duhora leciono. Tamen, mi povas persone doni kopion de la prilaboritaj lecionoj de Amri Wandel (Enkonduko al astronomio kaj astrofiziko) al iu en Eŭropo kaj tiumaniere ni povas daŭrigi la taskon enretigi la kursojn por ĉiuj en la tuta mondo. Simile, mi povos preni kopion de la surretaj kursoj de Alfronti militon kaj Filozofio kaj historio de la informadiko kaj redoni ilin al amiko en Ĉinujo por enretigo en Azio. Aldone, se eventuale vi mem volas kontribui al la plibonigado de la projekto Universitato de E-o, vi povas kontakti nin per la retadresoj en la retejo www.universitato.info. Bonvolu antaŭ ol volontuli, bone informiĝi pri la projekto per la detaloj sur la retejo. Ni pensas pri helpotaskoj kiaj la finpreparado de la libroj de prof-roj Glossop kaj Gobbo, ekzemple. Redaktado, forigado de gramatikaj eraroj, plibonigo de stilo ktp. eble bezonatas. Ni ankaŭ pensas pri al aldono de subtekstoj aŭ subtitoloj por helpi klarigi la filmojn (estis ofte malfacile en Ĉinio trovi la ĝustajn ilojn kaj lokojn por registri). Mi mem speciale pensas pri bibliotekisto kiu havas

IPR 13/324

— página 25 del PDF —

bonajn sciojn pri biblioteko-scienco por pluplani logikan kaj koheran kolekton da libroj kaj ligiloj por komplementi la kursojn de la Universitato de Esperanto. La Universitato de E-o estas malgranda, sed interesa projekto, kiu povas disvolviĝi iom post iom. Mi mem ŝatas rigardi la lecionojn kaj lerni pri temoj, kiujn mi ne konas, kaj se la instruolingvo estas E-o, tio estas duobla plezuro. Dennis KEEFE, Universitato de Nankino, Ĉinujo

Angla lingvo perfortas ĉinajn lernantojn (I.) 在第46 届ILEI 国际大会上的报告(2013-7-15,德国) Prelego en La 46a ILEI- Konferenco (2013-07-15, Germanio) Celante reformadon, malfermiĝon kaj facilan komunikon inter Ĉinio kaj fremdlandoj, antaŭ 30 jaroj la ĉina centra registaro lanĉis sistemon instrui la anglan lingvon al ĉiuj lernantoj en la lando. Ĉinio vere bezonas la anglan lingvon kaj talentulojn de la angla lingvo, sed la registaro perfortas ĉinajn lernantojn per la angla lingvo, tro devigante ĉiujn lernantojn en ĉiuj lernejoj deinfane lerni la anglan lingvon kiu eble neniam rilatas kun la lernantoj dum la tuta vivo. La lernigo tute kontraŭas la deziron de la ĉinaj popoloj. La saĝa kaj ĝusta vojo estas tio, ke oni instruu la lingvon al interesiĝantoj el la lernejanoj, al malmultaj partoj de la lernejanoj, eduku specialajn elstarulojn de la angla lingvo, kaj permesu al la lernantoj libere elekti lerntaskojn vere utilajn kaj interesajn por ili. I. La sistemo kontraŭas la volon de multaj ĉinoj En Ĉinio ĉiuj lernantoj devas lerni la anglan lingvon sendepende de sia volo aŭ bezono. Oni povas facile trovi el malpli-ol-30-jaraĝaj junuloj

IPR 13/325

— página 26 del PDF —

multajn, kiuj neniam lernis fizikon, kemion, biologion, arton, ĉinan kulturon ktp, tamen oni ne povas trovi tiujn, kiuj ne lernis la anglan lingvon, kvankam multaj rapide redonis la lingvon al siaj geinstruistoj tuj post la diplomiĝo- forgesis la tuton! Se junuloj ne lernus anglan lingvon en ĉinaj lernejoj, ili ne rajtus viziti bonajn lernejojn; se ili ne bone lernus la lingvon, ili kompreneble perdus la eblon eniri en altlernejojn. Studentoj malsukcesintaj en la angla ekzameno universitata ne povas glate diplomiĝi, kaj daŭre studi por magistriĝo kaj doktoriĝo, ricevi bonajn postenojn post diplomiĝo, malgraŭ ke la lingvo eble ne utilas en la tuta vivo. Eĉ tiuj kies fakoj estas ĉinaj tradicia kulturo, ideografio, ĉina pralingvo, ĉinstila medicino, ne havos brilan estontecon, se ili ne diligente lernas la anglan lingvon. Fakte amasoj da anglaj lernintoj en Ĉinio ne rilatas kun la angla lingvo dum la tuta vivo. Multaj ĉinoj bedaŭre plendas: kial ni diligente lernis en lernejoj la anglan lingvon, kiun ni neniam uzis en la laboro, kaj se ni ne pene lernus la lingvon, ni ne povus ricevi ĉi tiujn postenojn? Kial oni perforte lernigas nin per la angla lingvo? Ni certe lernus, se ni vere bezonus la lingvon. Ĉu tio ne estas perforto al ĉinaj lernantoj! Angla lingvo ŝajne estas ilo por perforto. II. La sistemo vane lernigas multajn lernantojn Ekde elementa lernejo lernantoj elspezis karan lerntempon al la angla lingvo, senĉese parkerigis la novajn vortojn kaj gramatikaĵojn. Nun la instruado de la lingvo komenciĝas en infanĝardeno. Ekde kelkjaraĝo ĝis pli-ol-20-jaraĝo en lernejoj, oni elspezis duonon da eksterleciona tempo, kaj du trionojn da matena legtempo por lerni ion, kio ne apartenas al ili. La gajaj, senĉagrenaj jaroj en flora sezono, estas terure perfortataj de la angla lingvo!!! Eble iuj dirus, ke vi ne lernu ĝin. Ĉu tio estas permesata? Tute ne! Male, vi ne rajtas eniri en lernejojn bonajn, eĉ malbonajn. Ĉiuj lernantoj en Ĉinio, devige elspezas multajn tempon, energion, monon kaj materialojn por lerni ĝin. Kaj 99% de la diplomiĝintoj en la lernejoj neniam uzis ĝin post la enposteniĝo, kaj plene forgesis la tuton post kelkaj jaroj. Ili elspezas fakte la junecon, la vivon de la junaj generacioj. La plej kara tempo dum la homvivo estas la juneco. Mi kredas, ke iuj lernantoj vere ŝatas la anglan lingvon, kaj uzos ĝin en la venontaj vivo kaj laboroj. Sed

IPR 13/326

— página 27 del PDF —

multaj el la ĉinaj lernantoj elspezinte la junan aĝon, lerninte la ĉinstilan silentan anglan lingvon [t.e. nur legadon kaj skribadon], celas nur glate trapasi la ekzamenon. Tempo estas vivo. La vivo estas elspezita! Mia filino nun flue parolas la anglan lingvon. La kialo ne estas tio ke ŝi devige kaj sisteme lernis la anglan lingvon de la infanaĝo en Ĉinio. Ŝi perfektigis la lingvoscipovon fakte en universitato de Britio post la diplomiĝo en Ĉinio. Ŝi ŝatis kaj diligente lernis la anglan lingvon en elementa kaj meza lernejo ĝis universitato. Ŝi studis en angla-lingva fakultato de konata universitato de Ĉinio. Sed ŝi konfesis, ke la flueco de la angla lingvo ne superis tiun de la internacia lingvo Esperanto. Antaŭ eniro al universitato de Britio ŝi ne kapablis flue paroli 40 minutojn kun anglaj parolantoj, kaj kapablis flue interparoli en Esperanto kun mi 4 horojn tiam, kiam ŝi lernis E-on 6 monatojn. Ŝi lernis ĝin en BEK-kurso de la usona Esperanta instruisto s-ro Dennis Keefe. Li fondis la E-an kurson en Hainandao en Ĉinio dum januaro 2010. Komparante la Esperantan nivelon de la kurso de s-ro Dennis Keefe kun tiu de ĉiuj anglaj lernintoj/antoj en Ĉinio, mi vere hontus pro la fuŝa anglalingva instruado en Ĉinio dum jardekoj, se mi estus la ĉina eduka ministro. III. La sistemo malhelpas progreson de Ĉinio La homaro havas diversajn denaskajn talentojn kaj interesojn. Ne ĉiuj posedas talentojn pri lingvo. Iuj interesiĝas pri arto, iuj pri komputila softvaro, iuj pri sporto, kaj iuj eble pri ĉina literaturo ktp. La postulo de eduka ministerio, ke ĉiuj lernantoj posedu la anglan lingvon, certe limigas la kreskon de diversaj talentoj kaj denaskaj interesoj. Perforta lernigo al tiuj, kiujn malinteresis la angla lingvo, certe subpremas junularan ŝatadon al diversaj aferoj. La denaskaj talentoj en diversaj fakoj eble retiriĝos pro longtempa subpremado fare de la eduka ministerio. Homa energio estas limigita. Unu homo ne povas sukcesi en ĉiuj fakoj. Sukcesuloj elstaras ordinare en nur unu fako. Se oni metus elstarulojn el unu fako en aliajn fakojn, iuj el ili eble sukcesus, sed multaj el ili ne sukcesus kiel en la propra fako. Ne malmultaj lernantoj kun specialaj talentoj en specialaj fakoj perdis la bonŝancon viziti universitaton, kaj labori en esplorejo de la ŝatataj fakoj pro malsukceso en anglalingva ekzameno. Ili devas obei al la angla lingvo, forlasante siajn specialajn talentojn kaj interesojn. Oni plendas, ke Ĉinio ne havas pintajn homojn en

IPR 13/327

— página 28 del PDF —

multaj fakoj. La angla lingvo estas la ĉefa kialo. La junuloj devige ĵetas sin en lernon de la angla lingvo, forlasante siajn plaĉojn kaj aliajn eblojn. Nun scienco en okcidentaj landoj rapide progresas. Neniu el Ĉinio kun pli ol 1,3 miliardoj da civitanoj ricevis la Nobelpremion antaŭ 2012. Oni eltrovis diversajn kialojn pri tio. Mi opinias, ke la perforta anglalingva lernigo detruis eblajn nobelpremiotojn ekde la infaneco. Sola floro ne signifas printempon, kaj abundaj floradoj simbolas printempon. En amasaj arbaroj libere kreskas diversaj arboj, el kiuj arbetoj estas etaj kaj arbegoj estas altaj. El la du specoj konsistas bela arbaro. Oni ne povas nuligi unu specon kaj restigi nur alian specon. Tio detruus la belan sistemon de arbaro. Belaj jadoj kun diversaj formoj kaj koloroj estas skulptitaj laŭ naturaj koloraj linioj. Troa sameco ofte detruas la naturan valoron. Same kiel natura afero, nia eduka sistemo detruas specialajn talentojn de diversaj lernantoj. De kie alvenos nobelpremiotoj? IV. La sistemo detruas la manĝbovlojn de multaj homoj Mi ne kontraŭas la anglan lingvon, mi subtenas instrui la lingvon en Ĉinio. Sed la angla lingvo estas nur ilo, kaj ne baza scio kiel la nacia lingvo kaj matematiko. Laŭ mi tiuj, kiuj lernis la anglan lingvo, devus plene posedi la lingvon, devus facile perlabori sufiĉan salajron per la lingvo. Kaj tiuj, kiuj ne deziras lerni ĝin, povus plenenergie kaj senĝene lerni sian ŝatantan fakon, perlabori panojn per la fako. La lastaj povus dungi la anglajn specialistojn servi por ili, aŭ peti servon el la antaŭaj. Do ĉiuj bone havos siajn proprajn manĝbovlojn per la ellernitaj fakoj. Kaj nun ĉiuj ĉinaj lernantoj lernas la anglan lingvon, sed preskaŭ ĉiuj ne bone posedas ĝin. La malbonaj lernantoj donas al profesiaj lingvaj lernintoj malbonajn lingvajn etosojn. Pro tio multaj ĉinoj, eĉ diplomitoj el la angla fakultato de universitato kredas, ke ĉinoj ne povas bone ellerni la anglan lingvon en Ĉinio. Ĉinio vere bezonas altnivelajn anglalingvajn studentojn, sed multaj studentoj el universitato ne povas trovi laborojn. La kialo estas tio, ke tiuj kiuj ne bone lernis la anglan lingvon, detruas la manĝbovlojn de profesiaj anglaj tradukistoj. Lernejoj ne donas al siaj lernantoj perlaborajn kapablojn, kaj ordonas ĉiujn lerni alinacian lingvon, kun la celo levi la kulturan nivelon de ĉinaj popoloj per instruado de angla lingvo. Tio estas la plej stulta ago en la mondo. (daŭrigota) HUANG Yinbao„Trezoro” (Ĉinio)

IPR 13/328

— página 29 del PDF —

El la landoj kaj sekcioj Benino Seminario por instruista trejnado okazis kadre de tutlanda Kongreso De la 2-a ĝis la 4-a de aŭgusto 2013 okazis en urbo Lokossa, departemento Mono, sudokcidente de Benino, la tria benina Kongreso de E-o en kiu estis seminario cela al instruista trejnado. La aranĝon kunorganizis la Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE) kaj ĝia instrufako, ILEI-sekcio. En ĝi partoprenis 33 esperantistoj.

Seminarianoj en Benino Kvina Afrika Kongreso de Esperanto Ĝi okazos en Kotonuo, Benino, ekde la 29a de decembro 2013 ĝis la 4a de januaro 2014. Ĉiuj informoj troviĝas en la retpaĝoj de Afrika Komisiono de UEA, kiu organizas la eventon kunlabore kun Benina E-Asocio (ABeE) kaj Scio Sen Bariloj (SSB), svis-benina Ne-Registara Organizo. Pripensu pri partopreno en tiu grava evento, kiu ebligos al la kongresanoj konatiĝi kun Afriko kaj sperti E-an etoson kun niaj afrikaj gesamideanoj. Ĝuu Novjaron

IPR 13/329

— página 30 del PDF —

en varma klimato! Pripensu pri subteno de alveno de afrikaj e-istoj, kiuj ne povas atingi niajn kongresojn en Eŭropo ĉar la ŝtatoj rifuzas al ili vizon. Por subteni ilian alvenon al Kotonuo, bv uzi la UEA-konton assb-k, temas pri la konto de „Scio Sen Bariloj”. La retpaĝo de Afrika Komisiono de UEA estas www.esperanto-afriko.org. Mireille GROSJEAN, kasisto de SSB kaj kasisto de Kongresa Organiza Komitato (KOKo)

Ĉinio Nia estimata amiko s-ro Augusto CASQUERO el Hispanio venas al Ĉinio du fojojn jare en printempo kaj aŭtuno. Ĉiufoje li restas en Ĉinio 3 monatojn kaj instruas E-on ĉiu-sabate senpage. Ĉi-jare li venas al Ĉinio je la kvina fojo. 2013-06-15 la ceremonio por la disdonado de diplomoj al la lernantoj okazis en la E-kursejo Ĉen Zja Ci, Kantono, Ĉinio. La estraranoj de la E-Asocio de Kantono s-roj LIN Liyuan kaj YE Petro ĉeestis la ceremonion. Ili sincere dankis al s-ro CASQUERO pro lia senegoisma laboro por E-o kaj al ĉina popolo, kaj kuraĝigas la junajn gelernantojn lerni kaj uzi E-on per pli grandaj strebadoj. Petro YE

Finnlando La somera E-kurso en Finnlando estis ĉi-jare julie aranĝita kunlabore kun E-Ligo de Finnlandaj Instruistoj ELFI, la landa asocio E-Asocio de Finnlando kaj de la loka societo, Esocieto Antaŭen el Tampere. La kurso okazis en la urbo Orivesi, 45 km de Tampere, do en la suda mezFinnlando.

IPR 13/330

— página 31 del PDF —

En ĝi partoprenis 13 kursanoj, kursestro kaj instruisto. Unu kursanino venis el Svedio. Nin instruis la talenta, vigla kaj gaja Dalia PILECKIENĖ el Litovio. Ŝi multe paroligis nin kaj aldone ekzercigis nin en pluraj malfacilaj gramatikaj punktoj. Tre, tre interesa estis ŝia prelego pri la litova lingvo, kiu ŝajnas esti egale komplika kiel nia finna lingvo. Ni esperas havi la eblon ankaŭ sekvontsomere fari kurson en la sama loko. Sylvia HÄMÄLÄINEN, kursestro, sekciestro

Hungario

Inter la 30a de junio kaj la 7a de julio en la urbo Nyíregyháza-Sóstó (en la nordorienta parto de Hungario), okazis la 3a Internacia Junulara Lingvotendaro en Hungario, kiun organizas ĉiujare HEA. Ĝin partoprenis pli ol 40 personoj el 6 landoj (el Hungario, Koreio, Pollando, Rumanio, Slovakio, Hispanio). Dum la malferma vespero, salutis la partoprenantojn i.a. Stefan MACGILL, la iama prezidanto de ILEI, kaj Imre SZABÓ, la prezidanto de HEA.

IPR 13/331

— página 32 del PDF —

La lingvo-tendaro situis en bela ripozejo de la urbo, kie la loka Verda Stelo Esperanto-Societo zorgis pri la partoprenantoj. En la grupo de komencantoj instruis s-ro Stano MARĈEK (Slovakio), la progresantan grupon gvidis Rafaelo MATEOS (Hispanio). Tre plaĉis al la partoprenantoj ankaŭ la prelegoj de d-ro Gábor MÁRKUS, kiu parolis pri siaj vojaĝoj en la aziaj landoj. Post la fino de la semajno okazis ankaŭ prov-ekzamenoj, kiujn partoprenis pluraj kursanoj. Enikő ZENGŐ SEREGHY, ĉeforganizanto de la tendaro

DR Kongo Kunveno en okcidenta Kongo Komence de aŭgusto okazis tuttaga kunveno kun informado al la publiko, ludoj, konkursoj, deklamado, dancado por la partoprenantoj. Laŭ raporto la fakto, ke membroj de diversaj kluboj kunvenis, kreskigis la motivadon de ĉiuj. Agrabla etoso fortigis kaj ĝojigis la partoprenantojn.

IPR 13/332

— página 33 del PDF —

Nepalo Grava prelego pri E-o en internacia seminario Okazis internacia seminario organizita de la Asocio de Nepalaj Instruistoj de la Angla Lingvo (NELTA), en kiu reprezentantoj el pli ol 30 landoj kunvenis. En la 18a de februaro 2013 Maya RAI kaj mi prelegis pri jena temo: kiel E-o helpas lerni eŭropajn lingvojn. Ni prezentis la alfabeton, vortformadon, vortordon kaj gramatikon de E-o, komparante ilin kun la angla kaj provis konvinki la ĉeestantojn, ke, se oni lernas E-on, ankaŭ tio certe helpos pli rapide lerni la anglan aŭ iun alian eŭropan lingvon. La fakto estas tio, ke por azianoj ambaŭ lingvoj estas fremdaj, kaj la malfacileco kaj mallogiko de la angla malkreskigas la motivadon lerni la anglan, kaj ofte oni lernas ĝin nur devigite. Mi donis ekzemplon prezentante la situacion de du aziaj esperantistinoj, Natura el Koreio (mi ne scias ŝian korean nomon) kaj Indu TAPALIYA el Nepalo. Ili ne povas komuniki per la angla, kvankam ili lernis ĝin multjare. Malsukcesinte lerni la anglan, Natura provis lerni E-on kaj sufiĉe bone sukcesis. Esperanto ludas rolon de pontlingvo. Homoj sentas kontenton, ĉar post malmulte da tempo ili povas facile komuniki kun fremdlandanoj. Por azianoj la alfabetoj de ambaŭ lingvoj estas fremdaj. Esperantaj vortoj foje similas al anglaj, ekzemple rivero, tablo kaj birdo. Se oni lernas la anglan post E-o, oni tuj komprenas multajn vortojn. Mi eklernis la francan antaŭ 20 jaroj, post E-o, kaj mi komprenis multajn vortojn tuj, post kiam la instruistino elparolis ilin. Mi pli facile trapasis la unuan nivelon kompare kun miaj samklasanoj. Nuntempe oni povas komuniki per Interreto, ekzemple per Fejsbuko, kaj ricevi helpon en la lernado de E-o, ĉar e-istoj estas tre helpemaj kaj kuraĝigemaj. Se iu esperantisto volas lerni la nepalan kun mi, mi estas preta helpi lin aŭ ŝin. Se iu francalingvano petus la saman helpon, mi ne farus tion. Alia grava afero estas, ke E-o estas logika preskaŭ ne ekzistas gramatikaj esceptoj – oni dum lernando eĉ povas per logiko krei novajn vortojn. Ekzemple, por krei vorton, kiu indikas inseksan estaĵon, ni uzas la sufikson „in”: kato – katino, viro –virino, kaj en la angla oni foje aldonas „ess” por krei ingenran vorton – ekzemple, host- hostess, lione- lioness, sed tiu ĉi regulo ne ĉiam funkcias! Ekz. oni ne povas krei bullness, heroess. Se iu lernas la anglan post E-o, li aŭ ŝi tuj povas trovi

IPR 13/333

— página 34 del PDF —

vortojn, kiujn oni povas logike krei, ĉar oni jam lernas fari tion surbaze de la E-regularo. Ni instruis kiel krei vortojn kaj ankaŭ prezentis simplajn gramatikaĵojn de E-o. Ĉeestantoj post la prelego starigis demandojn kaj ni respondis laŭ niaj kapabloj. Multaj el ili ne sciis pri E-o antaŭe kaj nun planas lerni ĝin. Ni esperu, ke kelkaj el ili lernos nian lingvon. E-o ne staras kontraŭ iu ajn lingvo inkluzive la anglan. Fakte oni povas lerni ĝin por pli bone lerni eŭropajn lingvojn. Oni ne devas pensi, ke la lingvo nepre kreos belan mondon, sed ĝi certe taŭgas kiel pontlingvo por lerni aliajn lingvojn. La prezentado daŭris 50 minutojn. Povas esti, ke por e-istoj nia prelego ne entenis novajn informojn, sed por personoj, kiuj ne sciis pri la ekzisto de tia pontlingvo kia Esperanto, ĝi ŝajne estis efika, kaj ni estas feliĉaj, ke ni alparolis pli ol 40 ĉeestantojn el diversaj landoj. Bharat GHIMIRE, estrarano de ILEI

Nikaragvo Inform- kaj instruvojaĝo al Nikaragvo 2013 Duan fojon en 2013 okazis inform- kaj instruvojaĝo al Nikaragvo, danke al la subteno de la fondaĵo Esperanto Internacia. Surloke min subtenis Uriel Gurdián, kiu instruas Esperanton en UNAN (Universitato Nacia Aŭtonoma de Nikaragvo). De la 6-a ĝis la 24-a de januaro 2014 okazos intensaj kursoj en UNAN, kiuj estas malfermaj ankaŭ por eksterlandanoj laŭ la stilo de NASK en Usono kaj Esperanto-insulo en Ĉinio. Tuj post la kursaro okazu la 1-a Esperanto-kongreso en Nikaragvo (internacia), kiun ni planas organizi en la turisma urbo Granada. Martin SCHÄFFER

Orienta Timoro Enkonduki Esperanton en nova lando En la unua tago de mia oktaga restado en Orienta Timoro, lando kie laŭ mi antaŭe neniam iu lernis E-on, mi vizitis la oficejon de la nacia radio kaj petis intervjuon, kiun mi ricevis post sufiĉe longa interbabilado kaj argumentado. Post la intervjuo la prezentistoj de la radio interesiĝis kaj estis decidite, ke mi instruos al ili E-on ekde la sekva tago. En la sama tago IPR 13/334

— página 35 del PDF —

mi intervjuiĝis ĉe la gazetoj Timor Post, Diário kaj Independente. Survoje al la tria gazeto mi ekvidis la oficejon de la nacia junularkonsilio, eniris kaj la rezulto estis, ke mi du fojojn instruis ankaŭ tie. En mia dua ‘labortago’ mi intervjuiĝis ĉe la kvara granda gazeto de la lando, Suara Timor Lorosae. Ĉiuj kvar gazetoj aperigis artikolon pri Esperanto. En Independente, kies direktoro mem interesiĝis pri la lingvo, aperis foto de la lasta leciono ĉe la nacia radio. Mi verkis pri tiu semajno taglibroforman raporton, kiu ne nur temas pri E-o. Por legi ĝin kaj por spekti fotojn pri mia agado kaj pri la lando mem konsultu la paĝon www.sites.google.com/site /esperantoenorientatimoro/ instruvojaghoj/unua. Vi trovas en la menuo tie ankaŭ ligilon al la kvar gazetartikoloj kiuj aperis. Mia restado en Orienta Timoro okazis meze de mia kvina por-Esperanta vojaĝo en Indonezio. Mia sekva vojaĝo al Azio fokusiĝos plejparte al tiu malgranda lando kaj okazos somere 2014. Pliaj novaĵoj pri tio sekvos poste kaj legeblos en la supra retejo.

Heidi GOES (Belgio)

IPR 13/335

— página 36 del PDF —

Pollando De Esperanto ĝis gloro: Honore al poeto TUWIM „Julian Tuwim – de Esperanto ĝis gloro” – tia estis la temo de la 33a Pola Esperanto-Kongreso, kiu okazis inter la 28a kaj 30a de junio 2013 en Lodzo (Łódź) kaj kiu estis dediĉita al la pola poeto Julian TUWIM, kiu naskiĝis en tiu urbo kaj estis ankaŭ esperantisto. Julian TUWIM (1894-1953) komencis sian literaturan karieron esperantigante la polan poezion de alia pola eminenta modernisma poeto, Leopold STAFF. Li debutis en Pola Esperantisto, kun kiu li kunlaboris dum kvar jaroj (1911-1914) tradukante ankaŭ verkojn de aliaj polaj poetoj. Poste li verkis pole siajn proprajn poeziaĵojn, sed li neniam esperantigis ilin.

Pro tio multaj programeroj dum la Kongreso estis dediĉitaj al liaj vivo kaj verkado. Precipe interesa estis la prelego „Lodzaj adresoj de Julian Tuwim” farita de Ryszard Bonisławski, senatano kaj lodza ĉiĉerono. Okazis ankaŭ promenado tra la urbo laŭ la spuroj de Tuwim, koncertoj de kanzonoj de li verkitaj. Liajn versaĵojn por infanoj prezentis en E-o lernantoj de la 199a bazlernejo je la nomo de Tuwim en Lodzo. Speciale por la Kongreso la

IPR 13/336

— página 37 del PDF —

Pola Sekcio de ILEI eldonis poemon de Tuwim „Balo en opero” (Bal w operze), esperantigitan de Lidia LIGĘZA kun redaktado kaj postparolo de Tomasz CHMIELIK, grafikaĵoj de Marta RAK-PODGÓRSKA. Porokaza kongresa bildkarto prezentas ankaŭ la poeton. La ĉefa urba biblioteko en Lodzo organizis interesan ekzpozicion pri la vivo kaj verkado de Tuwim kaj pri la historio de la E-movado en la kongresa urbo. La ĉefa organizanto de la Kongreso estis Robert KAMIŃSKI – estro de la lodzaj eistoj, samtempe sekretario de Pola EAsocio kaj ankaŭ de la Pola Sekcio de ILEI. La prezidanto de ILEI-Pollando, Tomasz CHMIELIK, prezentis du prelegojn – pri Tuwim kaj Lodzermensch, d-rino Ilona KOUTNY (membro de ILEI-PL) gvidis seminarion pri edukado kaj invitis partopreni la instruistan trejnadon okazontan ekde septembo, kadre de la Interlingvistikaj Studoj en Poznana Universitato. La kongresa programo estis riĉa. Amikeca etoso regis dum la Lodza Kongreso, en kiu partoprenis ĉirkaŭ 120 personoj el diversaj landoj. Gizela SKLORZ kaj Magdalena TATARA – Pola Sekcio de ILEI

Rusio En Sankt-Peterburgo kadre de 5-a Internacia Scienca Konferenco pri „Aktualaj problemoj de filologio kaj metodiko de instruado de fremdaj lingvoj”, kiu okazis en la filologia fakultato de la Ŝtata Polusa Akademio la 20-an kaj la 21-an de februaro 2013, Svetlana MIROŜNIĈENKO, docento, faris raporton unue pri E-o tra la mondo kaj due pri komparo inter la franca kaj E-o, kiu helpas lerni pli bone la francan. La interesa raporto konatigis kun la Lingvo Internacia, kio kaŭzis viglan intereson inter geinstruistoj pri fremdaj lingvoj. La nova malbone konata temo enportis „freŝan” flueton en sciencan medion de la konferenco kaj ebligis konatiĝi kun E-o kiel lingva fenomeno. Svetlana MIROŜNIĈENKO

IPR 13/337

— página 38 del PDF —

Sud-Afriko Nova sekcio en Sud-Afriko La Komitato de ILEI aprobis dum la Konferenco en Herzberg la aliĝon de nova sekcio de ILEI en Sud-Afriko. Ĝi estas la 35a. Statuto alvenis ĝustatempe, ĝia enhavo bonordas, membrolisto vidiĝas, ĉio estas en ordo. Ni gratulas! Post la anonco de tiu decido la Estraro ricevis jenan retmesaĝon el Kaburbo: „Kara Mirejo kaj la Estraro, Mianome kaj nome de nia nova ILEI-Sekcio en Sud-Afriko mi tutkore gratulas kaj dankas la Komitaton de ILEI pro la akcepto de nia ILEISekcio. Al vi, Mirejo, mi deziras sukcesplenan mandaton kape de ILEI. Mi kun aliaj promesas subteni nian Ligon en la efika instruado de Esperanto en Afriko. Mi kredas, ke per via efikeco mia plano disvastigi Esperanton en kelkaj landoj sude en Afriko (Sud-Afriko, Namibio, Zimbabvo, Bocvano, Lesoto) konkretiĝos. Sukceplenan Prezidantecon! Via amiko kaj samideano Emile MALANDA”

Urugvajo En Urugvajo oni jam prepariĝas por nia ILEI-Konferenco en 2014 en Montevideo. Jen tio, kion ni trovis en „Folio… sen nomo” (informilo de Urugvaja E-Asocio), bv legi pri tiu helpopriskribo ne nur en rilato kun preparo de Konferenco, sed ankaŭ por subteni la laboron de via Landa Asocio kaj/aŭ de via ILEI sekcio: „Ankaŭ vi povas partopreni en la preparlaboroj por la ILEI-konferenco de 2014 en Montevideo. La laboroj antaŭeniras kaj vi povas partopreni, eĉ se vi ne havas tempon. Serĉu en via tempoplana kajero unu tagon dum la venonta monato, kiam vi povos disponigi nur 2 horojn por E-o. Tio sufiĉas. Kion vi povus fari? Kontaktu la LKK-on por elekti unu specifan taskon por fari. Ĉi-numere ni montros 3 ekzemplojn, kaj aliaj ideoj venos en venontaj „folioj”. Ekz., vi povas kontakti turismagentejon por ekscii pri eblaj vojaĝoj/promenadoj duon- aŭ tuttaga ene aŭ ekstere de Montevideo, kaj

IPR 13/338

— página 39 del PDF —

informi nin pri la detaloj kaj prezoj. Aŭ eble vi povas kontaktigi nin kun institucio interesata partopreni en la ILEI-simpozio, aŭ vi povas informi pri la evento al unu amaskomunikilo. Ni atendas novaĵojn pri vi: ues@esperanto.org.uy, 097 232 851 (Sonia), 096 831 355 (Daniel).”

Usono NASK (la Nord-Amerika Somera Kursaro) 2013 estis grandega, kompare kun lastaj jaroj. Ni havis 43 studantojn el 13-15 landoj (kalkuloj variis). La loko, William Peace University, estis tre ĉarma kaj oportuna por ni. Mi esperas, ke venontjare ni simile altiros grandan grupon. Oni ankoraŭ ne decidis, kie la kursaro okazos, sed mi esperas, ke ĝi estos en Viktorio, Brita Kolombio, Kanado. Al Kanado oni prognozas, ke estos multe pli facile por studantoj akiri vizon ol por iri al Usono, do ni eble havos eĉ pli internacian grupon. Derek ROFF, derek@unm.edu

Forpaso Hermann BEHRMANN naskiĝis la 12-an de julio 1935 en Zeven kaj mortis la 29-an de junio 2013 en Bad Kissingen. Li estis germana esperantisto, instruisto kaj aŭtoro de lerniloj. BEHRMANN studis pedagogion ĉe la Pedagogia Altlernejo en Bielefeld kaj laboris poste kiel instruisto en elementa lernejo en Paderborno. Por sia unua ŝtata instruista ekzameno, li prezentis kiel laboraĵon novstilan Esperanto-kurson, kiu fariĝis la bazo de la kurso „Esperanto Programita”. Li fondis ĉirkaŭ la jaro 1969 Esperanto-eldonejon en Löhne. Post lia translokiĝo al Paderborn, estiĝis el ĝi la Esperanto-Centro Paderborn. Ĉi tiu centro – ĉiam gvidata de Hermann BEHRMANN – startigis la kampanjon

IPR 13/339

— página 40 del PDF —

„Testo 5 000”: Oni serĉis 5 000 homojn, kiuj pretis „testi” Esperanton, lernante la lingvon pere de „Esperanto Programita”. (…) Pri lia unika instru-eksperimento per lia kurso „Esperanto programita” aperis bona artikolo en la revuo Esperanto (12/1969). En 1995 Germana Esperanto-Asocio agnoskis liajn atingojn per meritmedalo de GEA. Ĉirkaŭ la jaro 1998 Hermann BEHRMANN (kaj kun li la Esperanto-Centro) translokiĝis al Berlino. La Esperanto-Centro en 2003 kuniĝis kun la asocio EsperantoLand, kiu organizas internaciajn renkontiĝojn, vendas librojn kaj funkciigas ampleksan retejon. La retejon iniciatis en 2001 laborgrupo fondita de Lu WUNSCH-ROLSHOVEN. H. BEHRMANN varbis profesoron Helmar FRANK por E-o kaj tion li konsideris kiel la plej grandan sukceson en la mondo de E-o. Poste BEHRMANN kaj FRANK dum pli ol jardeko kunlaboris i.a. pri la lernhelpa efiko de E-o. Laŭ teksto el la Panteono de edukado.net. Foto: Fritz WOLLENBERG.

Reago Kara Kolego, Atente mi legis vian artikolon „Kiel prelegi pri Esperanto?” [vd. Miroslav HRUŠKA (Miropiro) en IPR 13/2, p. 10-14]. Estas ja tre interesa teksto, sed mi devas diri, ke mi ne tute samopinias pri unu punkto en la prezentado de E-o: paroli pri Zamenhof kaj pri la historio de la lingvo superfluas! Fakte – laŭ mi – lingvo povas estigi ian intereson, nur se ĝi utilas. Pro tio mi preferas paroli pri miaj propraj spertoj en la uzado de la lingvo kun eksterlandanoj kaj eksterlande. Krome mi klopodas montri nuntempajn uzeblojn de E-o. Ne ĉiuj intencas aniĝi al E-kluboj, kie oni paroladas kaj teoriumadas pri la kvalitoj de la lingvo kaj de ĝia kreanto. Kiam persono, kun kiu mi parolas pri Esperanto, demandas pri la kreinto, mi respondas per demando: „Ĉu vi havas aŭtomobilon? Kiu kreis la unuan?”. Fakte tiu detalo tute ne gravas, sed ja la teknikaj ecoj. Kaj oni povas kompari Esperanton kun aŭtomobilo: ambaŭ estas vehikloj (unu por IPR 13/340

— página 41 del PDF —

la ideoj, la alia por la korpoj); ambaŭ aperis en la sama periodo (Eo en 1887, aŭto en 1883); ambaŭ daŭre evoluis kaj estas tute malsamaj ol tiuj de la jaroj 1880. Fine mi donas la respondon: Zamenhof por la lingvo kaj Edouard Delamare-Debouteville por la aŭto. Vi tute pravas skribante, ke „oni ne forgesu indiki E-ligilon, kiu estas facile memorebla”. Pro tio mi ĉiam mencias la paĝaron www.esperanto.net, kun klarigoj en 64 lingvoj, el kiuj la ĉeĥa www.esperanto.net/info/ index_cs.html. Dankon pro via tre interesa raporto kaj sukcesegon al via E-agado! Kore kaj kolege via, Germain PIRLOT (emerita instruisto, Belgio)

Informoj pri ILEI Laborkomisionoj (reviziota) Ekzamena: Karine Arakelian (prezidanto), Mónika Molnár (vicprez.), Mireille Grosjean, Leysester Miro, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis. Kontrola: Ulla Luin, Simon Smits, Rudi Koot. Lerneja: Julián Hernández (gvid.), Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Tieko Isikawa, Marija Jerković, Luigia Madella, Jacqueline Poux, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas, Stefan MacGill (Estrare: Mireille Grosjean). Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny (Estrare: Mireille Grosjean). Universitata: Duncan Charters (gvid.), Aida Čižikaitė, Renato Corsetti, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat.

Kunlaborantaj institucioj EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi. E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49)55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Petra Smidéliusz.

IPR 13/341

— página 42 del PDF —

UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Reprezentanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill. UN (Unuiĝintaj Nacioj): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: François Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR-75019 Paris, francois.lojacomo@wanadoo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@aliceadsl.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60.

Membreco kaj pagado por aliaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 10 € por la Alandoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. La pagoj povas okazi pere de la nederlanda ILEI-konto, al la ILEI-konto ĉe UEA aŭ al la sveda konto: * Pagoj al la nederlanda konto de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bv. aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo). * Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku viajn nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo). * Pagoj al la sveda bankkonto: En Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Swedbank. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT-kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio. * Simpla abono de IPR sen membreco: 20 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktejo: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <moerbeekr@gmail.com>.

La nunan numeron ni sendis al la presejo la 15-an de septembro 2013, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de novembro 2013.

IPR 13/342

— página 43 del PDF —

6XEVNULERMGHODNRQIHUHQFDQRMHQ+HU]EHUJ6LHEHU YGS 





 3ODQWDGRGHDUERHQODD,-/HQ+XQJDULR YGS  ,35¾

IPR 2013/4

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 43 – trimonata

13/4

Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Stefan MacGill Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Monique Arnaud Magdalena Feifičová Heidi Goes Mireille Grosjean Yinbao Huang Marija Jerković Zsófia Kóródy Ilona Koutny Anna Löwenstein Stefan MacGill Rob Moerbeek Radojica Petroviĉ Zlatko Tišljar

— página 2 del PDF —

ENHAVO Jozefo NÉMETH: Enkonduko………………………………………………………………………….3 Mireille GROSJEAN: Nova elano por Juna amiko ……………………………………………..4 Mireille GROSJEAN: Bezonata sed ne nepre agrabla laboro ………………………………5 Mireille GROSJEAN: Belega eblo membriĝi: valida por ĉiuj ………………………………6 Magdaléna FEIFIČOVÁ: Dekalogo de bona IPR-abonanto …………………………………7 Por via notlibro: alvokoj el Pollando (UAM) kaj Germanio (AGEI) ………………….9 Anna LÖWENSTEIN: Sen lernolibro – ĉu vere preferinde? ………………………………. 11 Zlatko TIŠLJAR: Graveco de tuja lingva praktiko post E-kursoj ……………………….14 Rob MOERBEEK: Erarologio aŭ infektaj malsanoj en nia lingvouzo (II.) …………..15 HUANG Yinbao „Trezoro”: Angla lingvo perfortas ĉinajn lernantojn (II.) ………..20 Mireille GROSJEAN: Konkurso 2014……………………………………………………………..25 El la landoj kaj sekcioj (CZ, DE, HU, ID, HR, NL, TL) …………………………………..26 Nekrologo pri A. (Ton) Verwoerd (Rob MOERBEEK) ………………………………………33 Monique ARNAUD: Raporto por ILEI rilate al la Ĝenerala Konf. de UNESKO …35 Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj (recenzo de Stefan MACGILL) ………….36 Informoj pri ILEI kaj nia redakcio ……………………………………………………………….38 47-a Konferenco de ILEI en 2014 (informoj, aliĝilo) (Radojica PETROVIĈ) ……….40

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>.Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 7969 709 66. Rilatoj kun Unesko kaj FIPLV. Reprezentanto de ILEI ĉe UEA. Unua vicprez.: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. <zsofia.korody@esperanto.de>. Tel./fakso hejmaj: (+49) 5521-5983. E-centroj, ekzamenoj, ALTE. Dua vicprez.: GONG Xiaofeng „Arko”, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. <arko.gong@qq.com>. Universitatoj. Estrarano pri financoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Sekretario: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <ilei.sekretario@gmail.com> por sekretariaj aferoj, <radojica.petrovic.rs@gmail.com> alie. Tel. hejma (+381) 32 371053. Konferencoj, rilatoj kun TEJO. Vicsekr.: Magdaléna FEIFIČOVÁ „Fejfi”, Bernolákova 25/5, SK-010 01 Žilina, Slovakio. <ilei.oficejo@gmail.com> . Membro-administrado. Rilatoj kun FEL. Estrarano: Bharat GHIMIRE, G.P.O. Box 10518, Kathmandu, Nepalo. Tel. (+1) 620 9877. <nespa.1990@gmail.com>. Universitatoj. Komisiito por helpi al aliĝpetoj. Estrarano: Enikő ZENGŐ SEREGHY, Dózsa u.14. 2/8, HU-4400 Nyíregyháza, Hungario. <enimyster@gmail.com>. Tel. portebla: (+ 36) 203234365. Kalendaro, ekzamenoj, multlingva paĝaro www.ilei-mondo.info, varbado. Estrarano: Penny VOS, Aŭstralio <penivos@yahoo.com>. Lerneja agado.

IPR 13/42

— página 3 del PDF —

Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn; AIS2 Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet Sekretario: Aida Čižikaitė, Litovio 1 AdE – Akademio de Esperanto 2

AIS – Akademio Internacia de la Sciencoj, San-Marino

Fotoj sur la eksteraj kovriloj Titolpaĝe: nova elano por Juna amiko (p. 4). Dorskovrile supre: satelita foto pri la regiono de Montevideo; malsupre: Ateneo, nia konferencejo en 2014 frandaĵoj en la unua vespero

Enkonduko Karaj Legantoj, nia frato-revuo, Juna amiko, havas novajn redaktoron kaj esperojn. Kara Stano, bonvenon surŝipe (vd p. 4)! Du trionoj de la enhavo de nia nuna numero venas el la klavaro de la estraranoj kaj sekciestroj. Grava parto de tiuj kontribuoj temas pri la interna vivo de ILEI: vd ekz. la unuajn tri artikolojn kaj la fotokonkursan alvokon (p. 25) verkitajn de Mirejo kaj la inviton de Radojica Petroviĉ al nia sekvajara Konferenco en Montevideo. Sur p. 41 vi trovas ankaŭ la aliĝilon por la 47a Konferenco, sed baldaŭ ĝi aperos en nia retpaĝaro ilei.info. La estraro kaj IPR mem volas servi la membrojn. Sed por ke ni povu servi vin pli bone, ankaŭ vi povas helpi: vd la dekalogon de Fejfi, nia membroadministranto (p. 7), kiu en 10 punktoj resumas la ecojn de la „bona IPRabonanto”. (Kaj ne forgesu ĝustatempe pagi vian kotizon por 2014.) Por fini, jen peto de la redaktoro: estas delonga intenco, ke en IPR kune kun la fotoj aperu ankaŭ la nomo de la fotinto. Do, estonte, se eblas, sendu al ni tiujn nomojn, kun preciza priskribo pri tio, kion oni povas vidi sur la fotoj. (Se la foton faris preterpasanto, sed per via fotilo, la foto aperu kun via nomo!) Dankon kaj bonan legadon! Jozefo NÉMETH, redaktoro

IPR 13/43

— página 4 del PDF —

Nova elano por Juna amiko Dum la jaro 2013 nia revuo Juna amiko iom lamis. Aperis unu numero en oktobro kaj aperos la dua en decembro. Do nekontentiga situacio, kiam la kutima aperritmo estas tri numeroj jare. La redaktisto de Juna amiko estis Stefan MACGILL, samtempe prezidanto de la Ligo; li havis abundajn taskojn. Nun estas tempo por ni danki lin pro lia laboro por la Ligo, en tiuj du funkcioj. En julio Stefan MACGILL elektiĝis en la estraro de UEA kaj fariĝis vic-prezidanto de ĝi. Li plu ligiĝas al ILEI estante la oficiala ligo, peranto, de UEA kun ILEI. Sed la redaktoran taskon li devis forlasi. Ni estas tre feliĉaj, ke ni trovis ne nur taŭgan personon, sed elstaran kunlaboranton: Stano MARČEK el Slovakio. Li redaktis la revuon Esperanto de UEA, la organon de Slovaka Esperanto-Asocio, li redaktas la organon de Germana Esperanto-Asocio, verkis faman lernolibron jam tradukitan al pli ol 30 lingvoj, eldonas librojn ktp. Do la redaktado de nia revuo estos konata tasko por li, kaj teknike, kaj grafike, kaj enhave. Juna amiko (JA) ne estas la tasko de ununura persono. Aro da kunlaborantoj regule liveras artikolojn, kantojn, desegnaĵojn. Plie novaj personoj anoncis sin por kunlabori. La tasko de Stano estos estri tiun orkestron. En tiu skipo kelkaj personoj havas regulan rubrikon, kvazaŭ kronikon, aliaj liveras foje artikolon unikan. Mi jam ekrilatis kun tiuj valoraj helpantoj por nutri ilian motivadon: ni bezonas, bezonos ilin pli kaj pli en la venontaj monatoj kaj jaroj. JA estas tre grava ilo por la Ligo, por la instruistoj, por la lernantoj. Ni planas eldonon de kvar numeroj jare ekde 2014. Temas pri papera revueto. Jam ideoj naskiĝis pri retaj ekzercoj en ligo kun iu artikolo, pri kunlaboro kun famaj retejoj por lernantoj… Ni devas kaj pluvivteni la revuon kaj labori per modernaj metodoj; nur tiel ni sukcesos kontentigi la nuntempajn abonantojn sed ankaŭ akiri novajn abonontojn. La abono kostas 16 EUR por personoj en A-landoj kaj 11 EUR por personoj en B-landoj, kaj estas rabato ekde 3 ekzempleroj. Abonu, donacu abonon al viaj familianoj, konatuloj, varbu kaj kontribuu! Mendilo troviĝas sur nia retejo ilei.info. Mireille GROSJEAN Prez. de ILEI

IPR 13/44

— página 5 del PDF —

Bezonata sed ne nepre agrabla laboro Neniu ŝatas statistikojn, Tamen ni bezonas statistikojn!! Venas la jarfino, venas peto pri jarraportoj, pri konfirmo de aliĝoj, pri pago de kotizoj kaj similaj petoj pri neagrablaj taskoj. Tio samas en iaj asocioj tra la tuta mondo. Por ILEI havi tiajn faktojn en komputilaj dokumentoj tre gravas. Plie gravegas, ke tiaj listoj estu aktualaj. Pro tio ni aparte danku al Fejfi, estraranino pri membroprizorgado, kiu dediĉis –as, -os multajn horojn por teni nian membroliston en plej ĝusta kaj kompleta formo. Sed tiun taskon ŝi ne povas fari sola: bv nutri nian liston transdonante al ŝi aktualajn donitaĵojn! Ŝi kaj mi kune en Herzberg en septembro preparis demandarojn por vi, kiuj gigante helpos al ŝi. Jes, ŝi tenas la liston kaj scias, kion ŝi bezonas por fari tion efike. Konsekvence ni adaptis niajn dokumentojn, kiuj nun iras al vi sekciestroj kaj reprezentantoj. Kion ni devas havi? Membroliston kaj jarraporton. Tio estas peto al sekciestroj kaj reprezentantoj. Informoj pri novaj membroj, pri adresomodifoj, pri forpaso de membroj, pri modifo de sekcia komitato devas atingi Fejfi-n per ileioficejo@ gmail.com. Se vi uzas la ŝablonon, kiun ŝi sendas al vi, ŝi povos ŝpari multe da tempo. Se vi uzas vian propran ŝablonon, ŝi devos fiŝkapti la donitaĵojn kaj meti ilin en ĝustan lokon en sia tabelo. Do vi komprenas, pro kio gravas, ke vi sekvu la indikojn, kiujn ŝi sendas al vi. La jarraportoj same bezonatas, por ke ni povu scii pri via agado, por ke ni povu aperigi pozitivajn agadojn por stimuli ĉiujn niajn legantojn per nia organo Internacia Pedagogia Revuo (IPR), por ke ni povu proponi subtenon al iu malforta sekcio. Sur nia retpaĝo ni volas aperigi plenan liston de ĉiuj raportoj. Sed la ĉefa uzo de niaj ciferoj kaj statistikoj estas aliloke. Kiel vi scias, ni estas en rilato kun internaciaj establoj: UNESKO, ALTE, FIPLV, UIA. Ni estas en rilato kun UNESKO ekde 1954 kaj pri tio ni festos en 2014 abunde. La ĉefa sidejo de UNESKO estas en Parizo kaj tie deĵoras nome de ILEI Monique ARNAUD kaj Jean-Pierre BOULET. Foje venas mi, depende de la kunsidoj. Tre gravas, ke ni aperu kaj povu doni freŝajn informojn pri nia movado kaj agado. Aperi ne ĉiam eblas, ĉar ĉiuj estraranoj havas siajn familion, kutimajn taskojn, profesion, sanproblemojn ktp, do ni devas ĵongli kaj trovi solvojn per esploro kaj kontaktiĝo kun la lokaj ILEI membroj aŭ samideanoj.

IPR 13/45

— página 6 del PDF —

[Surfote: s-ro BOULET en la ILEI-budo ĉe UNESKO] Por vi same tiuj statistikoj gravas. Se vi povas ekrilati kun edukministro aŭ iu gravulo, vi havu tiujn ciferojn en la memoro aŭ en la mano por uzi ilin en ĝusta momento kiel trafan argumenton. En via lando eble jam estas sekcio, kun respondeculoj; inter vi vi povas dividi la taskojn. Se ne estas sekcio, eble via lando havas reprezentanton, kiu raportas al ILEI regule. Tio gravas. En diversaj landoj ILEI havas nur unu aŭ du membrojn… Unu povas esti kontaktpersono, do ekzistas ia ligo, unua fadeno, ŝnuro, kiu povos fariĝi kablo! Se vi estas esperantisto kaj deziras membriĝi al ILEI, kaze de financa problemo, vi povas, rajtas, membriĝi sen kostoj ĉar ni havas koleghelpan kason por tiaj situacioj. Ne timu uzi ĝin. Tiel vi regule ricevos nian revuon IPR. Tamen vi devos anonci vin ĉiun jaron por plu ricevi ĝin. (Vd la artikolon pri Koleghelpa Kaso sube.) En tiaj kunsidoj ni/vi povas diri: ILEI havas piedon en 55 landoj!! UEA havas 70 landajn kaj 55 fakajn asociojn. Estas E-parolantoj en pli ol 125 landoj. Nun estas pli ol 188 000 artikoloj en E-a vikipedio, proks. same multe kiel en la turka aŭ en la dana… Tiuj ciferoj estas kugloj en nia batalo por obteni agnoskon!! Bv. iri al ilei.info kaj adicii la sekciestrojn, reprezentantojn kaj kontaktpersonojn. Pro la elekto de reprezentanto en Slovakio, ni havas nun piedon en 56 landoj. Mi proponas celon, ke en nia 47a Konferenco en Urugvajo en julio 2014 ni atingu 60 landojn!!! Mireille GROSJEAN, prez de ILEI

Belega eblo membriĝi: valida por ĉiuj Ĉiuj povas imagi, ke la pago por membreco en ILEI ne eblas por ĉiuj en la mondo. Pro tio kelkaj el niaj membroj, aliaj subtenantoj kaj mecenatoj donacas monon por helpi al membrigo de kolegoj en evolulandoj. Por kolekti tiajn donacojn ILEI kreis kason, kies nomo estas

IPR 13/46

— página 7 del PDF —

„KOLEGHELPA KASO” Uzante tiun monon ILEI povas esti, resti en kontakto kun multaj instruistoj en Azio, Afriko, Ameriko, sendepende de la situacio de tiuj kolegoj. Nun: kiel funkcias tiu sistemo? Ekzistas regularo pri tiu kaso, legebla en nia retejo www.ilei.info, paĝo „Dokumentoj”, poste „Gvidiloj”, poste „Gvidilo pri Koleghelpa Kaso”. En tiu gvidilo ni malkovras, ke la ricevanto de tiu kontribuo devas anonci sian deziron membriĝi kaj ricevi la revuon Internacia Pedagogia Revuo (IPR) ĉiun jaron antaŭ la 15a de januaro. Ne temas pri peto, tute ne. Temas pri ŝparemo flanke de ILEI. Fakte povas okazi, ke iu persono migras al alia lando, aŭ ne plu interesiĝas, aŭ eĉ forpasas. Okazus, ke ILEI sendus dum jaroj nian revuon uzante altajn sumojn por afranko, al iu adreso, kie ne plu estas esperantisto. Pro tio aperas en tiu regularo la postulo, ke la persono, kiu kutimas ricevi IPR-n aŭ deziras ekricevi ĝin per tiu Koleghelpa Kaso devas anonci sin ĉiun jaron ekzemple tiel: „Saluton! Mi ŝatus (plu) membriĝi! Bonvolu sendi al mi IPR-n ankoraŭ dum unu jaro! Koran dankon!” (Sendu tian teksteton al ilei.kasisto@gmail.com.) Ĉu tio estas malfacila paŝo? NE! Bv fari kaj vi restos kun ni en la LIGO aŭ venos kun ni en la LIGON!! (Noto: ĉar la kaso ne havas senfinan enhavon, ILEI ne povas garantii al iu ajn akiri membrecon tra tiu kanalo.) Mireille GROSJEAN, prez de ILEI NdlR: Nia vic-sekretariino kaj prizorganto de nia membrolisto Magdalena FEIFIČOVÁ verkis por vi helpilon precizan, kies nomo estas1:

Dekalogo de bona IPR-abonanto 1. Bonvolu legi vian bultenon, kiun vi antaŭpagis. Multfoje vi trovos respondojn al viaj demandoj rekte en ĝi. 2. Viajn demandojn rilate al viaj aliĝiloj, ŝanĝoj personaj datoj kaj nericevo de Internacia Pedagogia Revuo bonvolu direkti ne al la tuta mondo kaj ĉielo, sed rekte kaj senpere al ununura retadreso ilei.oficejo@gmail.com. 1

Dekalogo estas aro de dek principoj.

IPR 13/47

— página 8 del PDF —

3. Viajn demandojn rilate al pagoj volonte traktos kaj respondos nia kasisto William HARRIS (Vilĉjo) en sia retadreso ilei.kasisto@)gmail.com. 4. Viajn artikolojn ege volonte akceptos kaj plutraktos nia redaktoro József NÉMETH (Jozefo) en sia retadreso jozefo.nemeth@gmail.com. 5. Bonvolu konsideri, ke la estrarajn laborojn faras la koncernuloj volontule, ne kontraŭpage. Same konsciiĝu, ke ili ofte ne havas nur devojn rilate al siaj ILEI-funkcioj, sed plej ofte volontulas ankaŭ alikampe, kaj eĉ havas laborejajn aŭ familiajn devojn kaj bezonojn. Tial bonvolu doni al ili iom da tempo por reagi al via demando. 6. Bonvolu konscii, ke informoj pri viaj pagoj venas flanke de UEA kaj aliaj bankaj institucioj ne tuj, sed iom daŭras. Tial ankaŭ iom daŭros, ĝis via revuo estos al vi liverita. 7. Paperajn IPR-ojn liveras la belga FEL, al kiu mi sendas la adresslipojn, la retajn liveras nia vicprezidantino Zsófia KÓRÓDY, al kiu same mi liveras la retadresojn. Do, ĉiujn problemojn pri ne-ricevo de la bultenoj bv. sendi al la oficeja retadreso, ĉar plej verŝajne mi plej bone scios, kio okazis. 8. Mi vere ŝatus, se mi havus la mendojn kaj monon antaŭ la eldono de la unua numero en la koncerna jaro. Kelkaj faras tiel kaj al ili mi el profundo de mia koro sincere dankas. La restantajn mi petas zorgi pri tio, ke la mendoj kaj la pagoj atingu min kaj nian kasiston Vilĉjo ĝis la fino de marto, kio estas momente oficiala limdato por pagoj. 9. Por ne ŝarĝi FEL-anojn, kiel distribuantojn de paperaj IPR-oj, mi ŝatus, se vi konsentus kun tio, ke postsendado de paperaj IPR-oj al novmendintoj okazu kune kun la liverado de la aktuale sendenda numero. Mi esperas per tio forigi plusan laboron al FEL-anoj, kiuj zorgas ne nur pri nia bulteno, sed ankaŭ pri kaoso en nia membrolisto. Mi estos ega danka al vi ĉiuj pro tio. Postsendadon de retaj IPR-oj mi mem povus prizorgi tuj kiam mi ricevos konfirmon pri via pago flanke de nia kasisto. 10. Se vi havas iajn rimarkojn pri nia laboro, bv. ne trakti ilin kun viaj geamikoj, sed ni ĉiuj volonte aŭdos (pli bone – retlegos) ilin kaj klopodos solvi kion ni povos. Ĉi-loke mi ŝatus publike pardonpeti pro la turbuloj kiujn mi, kiel novulino en la estraro, ĝis nun faris;

IPR 13/48

— página 9 del PDF —

mi iom post iom klopodos forigi la malglataĵojn kaj plibonigi mian laboron. Samtempe ni deziras al vi ĉiuj agrablan legadon de via – nia organo IPR – Internacia Pedagogia Revuo. Fejfi, vicsekretario de ILEI

Por via notlibro Enprofundiĝi en literaturon, historion kaj movadon de Esperanto, konatiĝi kun ĝia lingvistika priskribo, akiri larĝan bildon pri planlingvoj kaj interkultura komunikado.

Interlingvistikaj Studoj en Poznano, Pollando Aliĝu baldaŭ por la nova starto en septembro 2014! Jen la konstanta propono de la Interlingvistikaj Studoj de la pola Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano. Enkadre de la specialiĝo – okazas ankaŭ instruista trejnado kunlabore kun ILEI kaj Edukado.net. La tri-jara postdiploma studado formas interlingvistojn, esperantologojn kaj instruistojn kun firma kaj larĝa teoria bazo kaj utilaj praktikaj konoj. Surloke en Poznano okazas unusemajnaj intensaj sesioj dufoje jare (septembre kaj februare), intersesie oni laboros hejme uzante ankaŭ la retajn eblojn. La spertoj de la pasintaj 15 jaroj montras, ke la internacia etoso helpas la komunan studadon sendepende de aĝo kaj profesio. E-o transpontas inter diversaj kulturoj kaj lingvoj kaj aperas en sia natura kunteksto. Partoprenis jam gestudentoj el dudeko da landoj de Kroatio kaj Makedonio tra Hungario, Svisio, Rusio ĝis Brazilo kaj Japanio. Konataj fakuloj gvidas la lernemulojn tra tiu interesa malkovra vojo: Vĕra BARANDOVSKÁ-FRANK, Tomasz CHMIELIK, István ERTL, Zbigniew GALOR, Aleksander KORĴENKOV, Katalin KOVÁTS, Humphrey TONKIN, John WELLS. Eblas partopreni en esperantologia metiejo, kiu spronas la gestudentojn al krea laboro. Vizitu la retejon de la Studoj, kie troviĝas studplano, raportoj pri antaŭaj sesioj kun fotoj, ĝisnunaj kontribuantoj kaj eblas kontaktiĝi kun la nunaj gestudentoj.

IPR 13/49

— página 10 del PDF —

Post plenumo de hejmtaskoj kaj ekzamenoj dum la 3-jara studado, fina ekzameno kaj defendo de diplomlaboraĵo la partoprenantoj akiras atestilon pri plenumitaj interlingvistikaj studoj de UAM. Tiu ĉi kompleksa formado – komparebla kun filologiaj studoj kaze de aliaj lingvoj – estas unika. En septembro 2014 startos nova grupo. Kandidatoj el la tuta mondo estas bonvenigataj. Postuloj: bona kono de E-o (min. nivelo B2) kaj baza kono de E-kulturo, baza diplomo pri superagradaj studoj. Aliĝdato: 15.08.2014. Jam nun petu aliĝilon! Studkotizo: A-landoj: 1850 PLN (ĉ. 460 EUR), B-landoj: 700 PLN (ĉ. 175 EUR) / semestro. (ESF kutime disponigas kelkajn stipendiojn.) Prof. Ilona KOUTNY, Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj UAM, interlin@amu.edu.pl, http://www.amu.edu.pl/\~interl/

Germanio/AGEI 2xSEP 2014 (Semajno de Esperanta Perfektigo) Intensaj lingvokursoj kun faka kaj metodika trejnado 19.07-03.08.2014 en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo Studado laŭ modula sistemo (MITE). Du sinsekvaj semajnoj (eblas ankaŭ parttempa partopreno): lernado en intensa formo, traktado de la fakoj de la unujara ILEI-klerigprogramo: gramatiko, interlingvistiko, literaturo, historio, lingvopedagogio, metodiko, Esperanto-kulturo. Aldoniĝas temoj pri movada informado, organizado, varbado, gazetara laboro, interkultura komunikado. Distra programo: ekskursoj, geo-kaŝado, migrado en la plej belaj lokoj de la Harz-montaro kaj Nacia Parko Harz, vizito al Hannover, Göttingen, Goslar (UNESKO-mondheredaĵo), muziko, filmoj, kantado, dancado. Stipendio, rabato por 10 partoprenontoj. Certigu vian lokon per frua aliĝo ĝis 28.02.2014. Kontakto: Germana E-Centro (GEA-klerigejo) Peter ZILVAR, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6. esperantozentrum@web.de Zsófia KÓRÓDY, ILEI-vicprezidanto

IPR 13/410

— página 11 del PDF —

Sen lernolibro – ĉu vere preferinde?2 Esenca trajto de la Cseh-metodo estas la fakto, ke la kursanoj ne sekvas lernolibron. CSEH komencis instrui tiamaniere pro nura hazardo. Kiam li ricevis inviton instrui en Transilvanio mallonge post la Unua Mondmilito, lernolibroj estis tutsimple neaĉeteblaj. Tial li devis improvizi: li prezentis sin en Esperanto kaj invitis la lernantojn fari same, tiam li komencis indiki objektojn kaj diri iliajn nomojn en E-o. Tiel naskiĝis la sistemo, kiun ni nun nomas la Cseh-metodo. Ĝi estis tiel sukcesa, verŝajne pro la personeco de CSEH mem, ke li neniam poste uzis lernolibron, sed ĉiam instruis nur per rekta metodo. Por normala instruisto, al kiu eventuale mankas la brila personeco de CSEH, la manko de lernolibro portas plurajn malavantaĝojn. 1. La instruisto devas mem decidi, kiel prezenti ĉiun novan eron de la kurso: do praktike mem krei la tutan kursomaterialon. 2. La tuta leciono centriĝas ĉirkaŭ la instruisto, kiu restas ĉiam sursceneje, direktante, prezentante, aktorante, demandante, instigante, inspirante. 3. Se la instruisto volas prezenti liston, ekz. la nombrovortojn, la kolorojn, la monatojn, la tagojn de la semajno, ŝi/li devas skribi ĝin sur la tabulon, kaj poste atendi, dum ĉiuj kopias ĝin. Tio estas perdo de tempo kaj kunportas riskon, ke ne ĉiuj lernantoj transskribos senerare. (Kontraŭ tio eblas argumenti, ke dum la lernantoj pene kopias ekzemple la liston de la monatoj, ili samtempe komencas lerni tiujn vortojn.) 4. La lernantoj notas ĉiujn skribajn ekzemplojn en siajn kajerojn, sed finfine ne havas sisteman prezenton de la materialo. Se ili volas retrovi ion, ili devas trafoliumi sian kajeron, en kiu la materialo aperas sen indekso kaj sen aparta ordo. 2

Prelego en Tago de la Lernejo en la 98a Universala Kongreso de Esperanto, Rejkjaviko, Islando, 2013

IPR 13/411

— página 12 del PDF —

5. Se lernanto maltrafas lecionon, ŝi/li ne povas hejme legi la perditan materialon. 6. Pro la neceso ilustri ĉion mem, Cseh-instruistoj kutime trenas al la leciono amason da malgrandaj objektoj, kiuj utilas por ilustri la instruatan materialon. 7. Mankas ekzercoj por pli profunde trakti malfacilaĵojn, ekz. la akuzativon. 8. Ĉio estas prezentata per mallongaj frazoj. Mankas pli longaj legotekstoj. Ĉiu medalo du flankojn posedas, kaj tiuj malavantaĝoj foje povas ankaŭ esti avantaĝoj. Tradiciaj lecionoj, en kiuj oni simple sekvas la tekstojn kaj ekzercojn en lernolibro, povas esti tede rutinaj. Per la Cseh-metodo, aliflanke, la horo de la leciono estas horo aktive spertata de la kursanoj, plena je surprizoj (ĉar ili ne povas antaŭvidi, kio sekvos), en kiu ili ne pasive ensorbas la materialon, sed konstante partoprenas. Jam de la komenco aliaj instruistoj, kiuj volis instrui laŭ la sistemo de CSEH, sentis la bezonon pri lernolibro kaj legomaterialoj. En 1929 ili konvinkis lin eldoni sian kurson kiel gvidlibron por instruistoj. CSEH mem ĉiam insistis, ke tiu libro estas nur modelo, kaj ke la instruisto ne sklave sekvu ĝin, sed mem adaptu la materialon laŭbezone. En 1931 aperis ok legolibretoj kun la titolo Konversacia literaturo, kiu enhavis interalie plurajn kontribuojn de BAGHY. Kvankam la humuro kaj la ilustraĵoj fariĝis pli kaj pli eksdataj, tiuj libretoj estis reeldonitaj ĝis la fino de la sesdekaj jaroj. Mi mem sekvis Cseh-seminarion gvidatan de Atilio ORELLANA ROJAS kaj la modelajn lecionojn de Gražina OPULSKIENĖ dum la UK en Zagrebo en 2001. Tuj poste, mi komencis mem instrui laŭ la Cseh-metodo ĉe la Esperanto-grupo en Romo. Dum la seminario ĉe la UK, mi aĉetis la libron Baza Cseh-kurso, kiu malgraŭ kelkaj korektoj kaj modifetoj esence estas la kurslibro de CSEH eldonita en 1929. Mi tuj konstatis, ke kvankam tiu libro enhavas utilajn ideojn por instruisto, ĝi apenaŭ utilas por moderna kurso. Kiel ĉiuj Cseh-instruistoj, mi estis devigata tre zorge antaŭpretigi ĉiun lecionon, prenante ideojn el la libro, sed mem kreante mian materialon. Tio kompreneble estis tre temporaba afero, precipe dum mia unua jaro de instruado.

IPR 13/412

— página 13 del PDF —

Dum postaj jaroj, mi komencis produkti pli kaj pli da materialo por akompani mian kurson. Mi mem faris kaj fotokopiis foliojn por disdoni al la lernantoj: koloroj, nombrovortoj, semajntagoj kaj monatoj, horloĝo kaj horoj, la familio, la korpo, vestoj, tabelo de la korelativoj, verbofinaĵoj, la akuzativo, sufiksoj ktp. (Multaj folioj estis amatore ilustritaj de mi mem, aŭ foje mi tondis ilustraĵojn el revuoj kaj simile.) Krome mi mem kreis ekzercojn kaj demandarojn, aŭ serĉis kaj fotokopiis ekzercojn el edukado.net. Jen tipa agado de Cseh-instruisto, necesa pro la manko de lernolibro por la kursanoj. Kelkajn modifojn mi faris: precipe mi neniam uzas la sistemon de ĥora respondado, kiu estis tre ŝatata de CSEH. Li instruis dekojn aŭ foje eĉ centojn da homoj samtempe, do ne estis eblo pri unuopa respondado. Bedaŭrinde, en la roma grupo neniam ĉeestas tiom da lernantoj, do nenio malhelpas individuan demandadon kaj respondadon. Tio ebligas pli personan kaj interesan demandadon, ekz. „Kie vi loĝas?”, „Kiam estas via naskiĝtago?”, „Ĉu vi preferas vinon aŭ bieron?”, „Ĉu vi manĝas viandon?”, „Kiel vi venas al la Esperanto-kurso?” (ekz. aŭtobuse, piede ktp.), „Kiujn lingvojn vi parolas?”, „Kiun ĵurnalon vi legas?”, „Kion vi faris hieraŭ vespere?”, „Kiun filmon vi ŝatas?”, „Kien vi iros ĉi-somere?” Foje mi instigas la lernantojn paroli unu pri la alia, ekz. „Kia estas la ĉemizo de Carla?”, „Kiaj estas la okuloj de Giorgio?”, „Kiu inter ni estas la plej alta?” Tiaj demandoj estas tre ŝatataj de la lernantoj, ĉar ili parolas pri si mem kaj pri la aliaj homoj en la ĉambro. Tio evidente estas pli interesa kaj amuza ol demandoj pri la aventuroj de inventitaj roluloj en lernolibro. Kiam aperis la libro de Stano MARČEK Esperanto per rekta metodo, mi konstatis, ke tio estas perfekta akompanaĵo al la Cseh-kurso. Ĝi sekvas plimalpli la saman modelon, sed male ol la tradicia Cseh-kurso ĝi enhavas ekzercojn kaj pli longajn legaĵojn. Krome, ĝi estas ilustrita, tiel ke la kompatinda instruisto ne plu estas devigata kuntreni sian valizon da grandaj libroj, malgrandaj skatoloj, verdaj pomoj, blankaj musoj ktp. Aliflanke, mi intertempe sufiĉe enhejmiĝis en la Cseh-metodo por ne deziri labori rekte de la lernolibro. Anstataŭe mi prezentas la novan materialon per la tradicia metodo de demandado kaj respondado, kaj nur fine de la leciono rapide tralegas kun la kursanoj la koncernan ĉapitron de la libro. Tiel la kursanoj ripetas kaj firmigas la ĵus lernitan materialon, kaj se iu maltrafas lecionon, ŝi/li povas legi ĝin hejme. Uzante tiun libron, mi devis

IPR 13/413

— página 14 del PDF —

rearanĝi mian propran materialon laŭ la sama sinsekvo; ekzemple, ĉar en la tria ĉapitro aperas la demandovortoj Kie? kaj Kia? kaj la sufikso mal-, mi zorgas prezenti tiujn vortojn per la kutima Cseh-sistemo antaŭ ol legigi la ĉapitron. Unu gravan ŝanĝon mi faris: En la unua ĉapitro estas prezentita la strukturo Kio estas tio? La tradicia Cseh-kurso tamen komenciĝas per Kiu estas vi? kaj daŭrigas per demandoj pri la profesioj de la ĉeestantoj. Esperanto per rekta metodo atingas demandojn kun Kiu? nur en la tria ĉapitro. Laŭ mi estas tre grave komenci per la kursanoj mem, ne per demandoj pri objektoj en la ĉambro. Tial mi restas ĉe la modelo de CSEH, komencante per la frazoj „Mi estas Anna. Kiu estas vi?” Tiel la kursanoj tuj prezentas sin, kaj poste mi invitas ilin diri ankaŭ sian profesion. Antaŭ du jaroj nia grupo akiris projekciilon, kaj mi lernis fari prezentaĵojn per PowerPoint. Tiel malfermiĝis nova ĉapitro en mia E-instruado. Mi nun pretigas bildmaterialon, kiun mi uzas por prezenti la vortojn kaj strukturojn en la libro Esperanto per rekta metodo. Tio ne signifas, ke mi forlasis la Cseh-metodon, ĉar la bildoj kaj tekstoj estas traktataj per la tradicia sistemo de demandado kaj respondado. Post prezento de la lernomaterialo, ni kune rapide tralegas la ĉapitron en la lernolibro. Tiu bildmaterialo ankoraŭ ne estas preta por transdono al aliaj instruistoj, sed dum la lernojaro 2013-14 mi planas plibonigi la prezentaĵojn, tiel ke mi espereble povos dum la daŭro de la jaro iom post iom disponigi ilin al aliaj instruistoj pere de edukado.net. Anna LÖWENSTEIN (Italio), <anna.lowenstein@esperanto.org>

Graveco de tuja lingva praktiko post E-kursoj Estas granda laboro de instruistoj, kiuj sukcesas interesi iom da personoj kaj poste gvidi bazan E-kurson. Tamen grandega plimulto de tiuj kursoj neniam estas ligitaj al iu praktikado de la kursanoj en internacia E-aranĝo, kiel la nura natura ĉirkaŭaĵo por uzi E-on. El tiaj kursoj ege malofte iu vere esperantistiĝas, eĉ se tiu

IPR 13/414

— página 15 del PDF —

sufiĉe bone lernis E-on. Pro tio gravegus por gejunuloj, kiuj sukcesas finfari elementan kurson, iri al iu internacia junulara aranĝo. La plej bona nuntempe en Eŭropo estas SES (Somera E-Studado) en Slovakio, kiu ankaŭ ne multe kostas. La instruistoj devus stimuli la kursanojn iri post la kurso tien. Ofte ili timas solaj iri al iu tia aranĝo kaj la instruisto – se li/ŝi vere volas, ke lia/ŝia laboro ne estu vana – organizu tian vojaĝon tiel, ke kunvojaĝos kun la novlernantoj iu sperta esperantisto aŭ la instruisto mem. Mi vidis, ke miaj gelernantoj en Maribor venadis tri jarojn al miaj kursoj pro mi (verŝajne miaj kursoj estis por ili amuzaj) sed ne fakte kaptiĝis de la Movado. Sed pasintjare unu el ili iris kun mi al SES kaj nun estas arda agantino kaj aktivulino. Tiu restado komplete ŝin ŝanĝis. Sen tia praktika apliko kaj konvinkiĝo, ke Esperanto vere portas novajn amikojn kaj komprenojn, ne eblas krei seriozajn movadanojn. Tial ĉiu kurso sen tio, ke post ĝi iu vere irus al internacia E-aranĝo, estas por la estonto de la Movado neefika maniero agi. Zlatko TIŠLJAR (Slovenio) <ztisljar@gmail.com>

Erarologio aŭ infektaj malsanoj en nia lingvouzo (II.3) La Konferencaj frazoj: 1) Miaj publikaĵoj estas ne seneraraj. 2) Kaj kurioze ĉiam la unu malbono magnetas la alian. 3) En tiela ĥaoso rezultas la diferenco inter nacia kaj internacia lingvo. 4) La pluralo incitas selekti exemplon de ‘(zonne)bril’ kaj okulvitro/sunvitro. 5) Kie estas mia okulvitro? Ĉu mi estas ĝin forgesinta? 6) Mi aĉetis tamen tri okulvitrojn por studi la statutojn de UEA? 7) Kiel kasisto ni povu rekomendi S-rinon Marian Xantipon. 8) Ĉar ne fidas s-rojn kiel Petron Xantippon, ŝia edzo. 9) Ili ĵus festas ilian 50-geedziĝon en ĉiujn imponanta 16jarcenta kastelo Belvedero. 10) Por la ILEI konferenco mi devis havigi multe da, kiel glicerizaĵojn, vegetaran bifstekon kaj kolbasojn, limak-fromaĝon ktp, entute unu-kajduono kilo potage. 3

La 1-an parton vidu en IPR 2013/3 p.14-21.

IPR 13/415

— página 16 del PDF —

11) Dank’al lia aktivecoj, kun kiu prof.dr. Bonavol priplugis pri multaj kampojn, kiel konsciigon, klerigon, komunumon kaj kunordigon, li esas exempligata al ĉiuj novaj komitatanoj D. 12) En mondo veis novan senton Tra mondon iras forta foko. 13) Miselparolo ĉagrenigas surdetulon miskompreni la positivan mesaĉon/ misaĝon/malsaĝon??? de filosofo Johano Johanido. 14) Kian vi estiĝis esperantiston? Mi esperantiĝis jam depost 30 jarojn. 15) Mallonge dirite, kiom da erarojn estas malkovrite far vi? 16) Ĉu vi ne inkluzivis la lastan malĝustfrazon? Ne dankon! 17) BV. mem aldoni almenaŭ unu eraron! Pardonon, mi eraris! RIPAROJ (sed komentoj bonvenas) 1) Konferencanoj tuj vidis, ke NE apartenas al la predikato, do antaŭu ĝin: ‘ne estas seneraraj’. Aliokaze necesus kunskribi ‘neseneraraj’. 2) LA superfluas en la esprimo ‘unu alian/unu je alia’ (ni uzu JE nur malofte aŭ teorie). Ĉi-kuntekste. ‘magneti’ dubigis iujn, tamen samkiel iuj metaloj povas transdoni magnetecon al aliaj, ‘infektaj malsanoj’ efikas kontaĝe, propagadante sian malbonon. 3) TIELA estas balasta esprimo, komparebla kun ‘kielmaniere’: sen pleonasmo ni uzu ‘tia’ aŭ ‘tiel granda’ ĥaoso. ‘Rezulti en’ havas malan sencon ol la uzantoj de ĉi tiu furora nacilingvaĵo imagas: ‘rezulti’ signifas ‘sekvi’, do ni diru ‘Tia ĥaoso rezultas (sekvas) el la diferenco’; aŭ: ‘Tian ĥaoson rezultigas la diferenco’; INTER implicas pluralon, do ‘nacia kaj internacia lingvoJ’. 4) ‘Inciti’ estas kolerigi, oni celas ‘eksciti’, sed ĉi-kuntekste sufiĉas ‘igas’ (instigas). ‘Selekti’ pli kaj pli ofte estas uzata ekster la PIVa difino (semojn por kruci diversajn speciojn), tamen pli sekure ni uzu ‘elekti’. X, kiel Q, W kaj Y donas grafeman eraron en Esperanto: plej ofte kun jardatoj laŭ romia tradicio MCMLXXIII = 1973: malrekomendinde; do: ‘ekzemplon’, post kio ‘de’ odoras francisme: prefere „kiel”. La nun sekvanta nederlanda vorto etimologie kunligiĝas kun „berilo”, evidente iam uzita por vidhelpilo. Ĝia singulara nombro kuntrenas la E-an formon, kiu estu ‘okulvitroj/sunvitroj’. 5) Kurioze oni ne lernas de eraroj, sed ripetadas ilin obstine. Do ni korektu al ‘miaj okulvitroj’. Sed eĉ pli persiste oni neglektas la pronoman resendon, daŭre pensante – ne internacie, laŭ la devizo de Lanti – sed nacilingve: ‘ĝin’ estu ‘ilin’. Krome la kompleksa verboformo plaĉas nur al tiuj kiuj uzas ilin nacilingve. En E-o prefere ‘Ĉu mi ilin forgesis?’ (Pronomon sen akcento ni ne metu frazfine.) IPR 13/416

— página 17 del PDF —

6) Daŭre tenace la nacia pensado efikas eĉ numerale: ne temas pri triokululo, sed necesas ‘tri paroj da okulvitroj’. Male ‘statuto’ estas dece singulara: ‘por studi la statuton’. Iu sprite memorigis pri la studo de Ziko VAN DIJK en la Centra Oficejo, kiu efektive tralaboris ĉiujn statutojn de UEA. 7) ‘Ni’ povas esti pluralo de modesteco, do ne ŝokas ‘Kiel kasisto ni…’. Tamen el la kunteksto, ankaŭ la posta frazo (atentu, ke kunteksto ofte etendiĝas preter la finpunkto de unu frazo!), evidentiĝas, ke la ‘kielelemento’ rilatas la rektan objekton: ‘Kiel kasiston’. ‘Povu’, precipe ‘devu’ estas stranga pensotordaĵo: ni havas la elekton inter ‘povas’ kaj ‘povus’ – la riproĉa tono en la posta frazo pliverŝajnigas ke ni ne tro modestu -: ‘ni povas’. Titoloj en E-o ne havas majusklon: do ‘s-inon’ (sen -r- kiel en drino). Post titolo kaj aliaj anoncvortoj pri la kategorio (La riveron Rejno, la monton Everesto, la urbon Roterdamo) ni ne uzas la akuzativon; krome nur en fikciaj verkoj ni uzu E-nomojn familiajn. Maria Ksantippe (eventuale Xantippos, laŭ la edza nomo). Tia duonesperantigo nomiĝas ‘hibrida’. 8) Mankas la subjekto, kiu post ‘ĉar’ ja estas necesa. ‘Ĉar ni ne fidas …’ ‘S-rojn’ ne funkcias kiel titolo antaŭ nomo, do estu plene skrikbita: ‘sinjorojn’. Strikte la apozicio ‘ŝia edzo’ devus sekvi la akuzativon de „Petron”, sed post ekzemplocita ‘kiel’ neniam aperu akuzativo: do: ‘sinjorojn kiel Petro Ksantippos, ŝia edzo.’ 9) ‘Ĵus’ signifas nur ‘antaŭ momento’, do nepre havu preteriton kiel predikatan tenson: ‘ĵus ekfestis’; alternative: ‘ĝuste nun festas’. Ĉiam ĉe TRIAPERSONA POSESIVO ni konsideru la gramatikan elekton inter lia/ŝia/ĝia/ilia (ties) kaj SIA. Ĉi-kaze evidente „sian’. Tamen la esprimo de la jubileo vortiĝis iom kriple: ‘kvindekjara geedziĝo’??? Tio ellogus mokan rimarkon: ĉu post duonjarcento ili ankoraŭ ne pariĝis? Hont-evite ni diru: ‘geedzecon’. Ne temas pri ajna kastelo, sed nome indikita, do: ‘la kastelo Belvedero’. Kiel trakti la epitetojn? Kutime ni distingu la esencan disde la akcesora trajto. La unua antaŭu: ‘la dekses<a>jarcenta’ (ja ne el kvincentiom post Kristo) ‘kastelo B., imponanta’… Tiu verbo – miasurprize- ne estas transitiva, kontraste kun la sinonima ‘impresi’: ‘imponanta al ĉiuj’. 10) Anglastile oni forgesis la ligan streketon: ILEI-konferenco; ‘havigi’ estas tia malkompleta esprimo, ke ĝi ne povas stari sola: ‘havigi al ni’; ankaŭ ‘multe DA’ ne malhavu decan substantivon: prepozicio signifas ‘antaŭmetaĵo’, do nepre kun O-vorto. Sed DA estas tute superflua, nura ŝablonaĵo por memorigi al kursanoj ke post ‘multe’ tiu prepozicio estas la sole ĝusta. Sed oni ne diras, ke eblas uzi ‘multe’ sen komplemento. Post ekzemplocita ‘kiel’ ni jam renkontis la regulon de la ‘kazo’ nominativo, sed IPR 13/417

— página 18 del PDF —

stranga furora malsano estas aldoni al la elekto la tute superfluan ‘ktp’, ‘k.a.’, ‘kma’… Se ni ja havus akuzativon post ‘kiel’ ni konsekvence devus uzi ĝin ankaŭ en la resuma ‘entute … -n’. ‘Pli-ol-unu’ estas pluralo (ne samopinias André CHERPILLOD, sed la ĝermana „anderthalb/anderhalf” klarigas ke la ‘alia=dua prezentiĝas nur duone’: do principe du-minus: sekve kun pluralo): ‘unu kaj duona kilogramoj’ (‘kilo’ estas boat/ŝipparto). ‘Po’ ne respondas al la nacilingva ‘per’/’par’ k.s., sed enkondukas la interesan, sciindan novan kvantan informon, ĉiufoje/por ĉiu aparta kazo respondantan al certa mezurunuo: veturi po 90 kilometrojn hore; perlabori po 1000 eŭrojn en monato. Do ĝi aperu antaŭ ‘unu kaj duona’; kaj por la rutina mezurunuo ni uzu ‘en tago’ aŭ ‘tage’ (ĉiutage’ estus pleonasma). 11) Tro ofte oni misuzas „Dank’ al” anstataŭ ‘pro’, sed ĉi-kaze ĝi taŭgas (atentu la spacon post la elizio de ‘Danko <estu> al’: parenteza, intera frazeto, komparebla kun ‘paŝo <sekvas> post paŝo’). Pri triapersona posesivo ni jam lernis la lecionon en frazo 9: ‘siaj’. La oftega misabstraktaĵo ‘aktivecoj’ dekomence estis nura paŭsaĵo de nacilingvaj esprimoj: ‘activities’, ‘activités’, ‘activiteiten’: temas pri konkretaj agoj: ‘aktivaĵoj’ (komparu: amikaĵo). Prepozicioj ĉiam estu uzataj proprasence, do ne nacirutine ‘kun’, sed ‘per kiuj’ (rilatas al aktivaĵoJ). Ankaŭ la titoloj ne sekvu naciajn rutinojn: ‘prof. d-ro’. Por eviti misakcentadon, ni provizu Bonavol per apostrofo: Bonavol’. ‘Pri-‘ en ‘priplugi’ ne havas sian signifon kiel prepozicio, sed servas nur por emfazi la transitivecon: post ĝi do ne sekvu ‘pri’ sed ‘multajn kampojn’: Ĉu jam via ruĝa krajono fortstrekas 4 akuzativojn post la ekzempla ‘kiel’? ‘Esas’ estas hazarda Ido-ismo. Sekvas ‘ekzempligata’: la ATA-participo erarigas multajn, kiuj ne komprenas, ke en la prezenco -ata (ne -ita) estas la normala formo de la ago, ĉu longedaŭra aŭ momenta. Sed evidente ĉi tie temas pri kutimo, do kiel ajn – ata estas ja en ordo. Tamen la radiko ekzempl estas substantiva, kaj la rekta verbigo ‘ekzempli’ signifas ‘provizi per ekzemplo(j)’. Tial la faktitiva -ig- estas erariga, ĉar ne temas pri transdono de tasko al iu alia. Fine troviĝas ENHAVA eraro: ne ekzistas ‘komitatanoj D’. Plej verŝajnas mislego B>D, tamen necesas kontroli tiajn erarojn ĉe la fonto. 12) Terura galimatio de surdetula aŭdo de la himno: Ja eblas rekonstrui ĝin per rezonado pri la bezono de LA: En LA (= nian, do difinitan) mondon venis nova sento (ne LA sento, ĉar ĝi estas nova kaj la klarigo venos poste), tra la mondo (sen akuzativo, ĉar la celo estas ĉirkaŭirado ĉie ajn en la mondo, ne traboro de la mondo por atingi la ekstermondan spacon); ankaŭ la ‘voko’ estas nur la portanto de la nedifinita sento. Eblus, ke Zamenhof ja IPR 13/418

— página 19 del PDF —

sentis ian malfortan aliteracion Forta Voko/Foko, se almenaŭ jido samkiel la nederlanda ne ĉiam distingas voĉhavajn kaj senvoĉajn konsonantojn: same en la paralela ‘Pacaj Batalantoj’. 13) Ne nur ditografio (balbuta skribo), sed ankaŭ superflua -IG- misprezentas la intencitan ‘ĉagrenas’. Krome la infinitivo ‘miskompreni’ ne bone sidas post ‘ĉagreni’: miskomprenigante (ne uzu ‘ĝis miskompreni, ĉar ‘ĝis’ plene uzeblas prefikse ĉe verbo; tiel ke li miskomprenas). Eblus: ‘malhelpante kompreni’. Voĉlegado evitigas misskribojn de intervokala -s-: ĉu vi rimarkis, ke plej ofte la nacilingva origino de tia -s- estas -ss-? Komparu casus-kazo; cassa-kaso. ‘Pozitiva’, ‘filozofo’. Kaj mankas LA antaŭ la kategorivorto ‘filozofo’ akompane al la propra nomo, kies esperantigo estas dubinda. Johnson, Johansen/Johansson, Jansen??? 14) Ni vidis, ke ‘ekesti’ kaj ‘estiĝi’ ne estas kopuloj: ‘Kian’ povus esti arkaismo (de antaŭ la „Aldono al la Dua Libro”: ‘kiam’, sed ligo kun la fora ‘esperantiston’ ni ankaŭ ne povas supozi en tia primitiva lingvaĵo: la nepravigebla akuzativo, nur pro la pozicio frazfine montras rudimentan lingvokonon. ‘Kiam vi (far)iĝis esperantisto?’ ‘Jam antaŭ 30 jaroj’ estus la bona respondo; sed klare oni miksis ‘mi jam aktivas de antaŭ 30 jaroj’ kaj ‘depost 1982’. 15) Absolutaj participoj estas antikvaĵo, ofte malfacile laŭgramatikigebla: Se diri mallonge/ Koncizadire/ Malmultvorte/ Vortoŝpare. Post prepozicioj ne aperu rekta objekto: ĝi ankaŭ ne taŭgas en frazo kun la pasiva voĉo de la predikato. Ĉu post ‘Kiom’, ‘multe’, ‘sufiĉe’ kaj ‘kelke’ ni uzu -e-predikaton? Mi neniam faras tion, kaj PAG rekomendas uzi ‘multo’, ‘Kiom da (= kiukvantaj) eraroj estas malkovritaj (! „silepso” aŭ „enalago” laŭ la stilistiko) de vi (‘far’ ne havas ajnan klarigan ‘plusvaloron’, se ne temas pri verboj kiel ’ŝtelita’, ’senigita’, ’heredita’ k.s.) 16) Nur aĵoj, grupo povas inkluzivi enhaverojn. do: ‘inkluzivigis’ / ‘inkludigis’ (en la kalkulon); Ni evitu adjektivan kunmeton kun substantivo: ‘malĝustan frazon’. Ne, dankon! (la komo ofte estas esenca indiko de parolritmo: laŭ la greka origino ĝi signifas ‘forhako’.) 17) BV spegulas nederlandan mallongigon, neniel imitindan en Esperanto: ‘Bv’ = Bonvolu (ne sekvu volitivo, ĉar ‘voli’ estas malkompleta (moda) helpverbo, postulanta la infinitivon, kiel ‘povi’ kaj ‘devi’. Antaŭ numeralo ni uzu ’minimume’ anstataŭ ’almenaŭ’, kiu povus ligiĝi al ’eraro’, kun alia frazakcento.

IPR 13/419

— página 20 del PDF —

Mi daŭre kolektas erarojn: feliĉe Esperanto estas vivanta lingvo kaj abunde liveras eĉ nedigesteblajn fruktojn, kiujn mi tamen ofte admiras. (fino) Rob MOERBEEK (Nederlando), <moerbeekr@gmail.com>

Angla lingvo perfortas ĉinajn lernantojn (II.4) 在第46 届ILEI 国际大会上的报告(2013-7-15,德国) Prelego en La 46a ILEI- Konferenco (2013-07-15, Germanio) V. Mirinda elspezo por la angla lingvo Kiom elspezis la angla lernigo en Ĉinio? En 2012 la ĉina centra registaro elspezis 62 miliardojn da dolaroj por edukado. La eduka celo estas lernigi sciojn al lernantoj. La angla lingvo lernigita al lernantoj estas pli ol 10%, se ni mezuras la tuton de ĉiuj lernigitaj scioj je 100. Do la elspezo por la angla lingvo atingas 6,2 miliardojn da dolaroj. En 2011 en Ĉinio estis 180 milionoj da lernantoj, el kiuj 150 milionoj estis lernantoj de elementaj kaj mezlernejoj, 25 milionoj estis studentoj de universitatoj. Ĉiu lernanto pokape elspezis 16,26 US$ por lernado de la angla lingvo, la sumo de la tuta lando atingis 3 miliardojn da dolaroj. La mono estis pagita de la familioj de la lernantoj. Do la sumoj por la angla lingvo el la registaro kaj familioj estis 9,1 miliardoj da dolaroj. La sumoj superis la armean elspezon de Tajvano (9,08 miliardoj US$), kiu laŭvice troviĝis en la 22a loko en la mondo. Laŭ retaj informoj, partoprenantoj en ekzameno de (IALTS) Internacia AnglaLingva Testa Sistemo estas ĉ. 300 mil ĉiujare en Ĉinio. La kotizo pokape estas 268 US$. La ekzamenatoj pokape elspezas fakte pli ol 488 US$ inkluzive aliajn pagojn, sume 146 milionojn da US$. Aŭguste 2009, s-ro Ma Yuongtae, membro de la Akademio de Esperanto, profesoro de korea universitato, alveninte al Harbino en Ĉinio plendis, ke la angla lingvo detruis ne malmultajn arbarojn pro uzo de libraj paperoj en aziaj landoj. La valoro de la detruitaj arbaroj estas pli granda ol la monaj elspezoj por la lernado. Mi subtenas lian vidpunkton.

4

La 1-an parton vidu en IPR 2013/3 p. 25-28.

IPR 13/420

— página 21 del PDF —

VI. Fiasko de la „Angla-Lingva Urbo” en Pekino La 14an de decembro 2011, s-ro Wang Haichen, estro de Miyun Gubernio en Pekino, raportis ke la registaro planas konstrui „Anglan-Lingvan Urbon” en la regiono. Laŭ lia raporto, ĉiuj vizitantoj de la urbo bezonos peti specialajn „pasportojn” kun permesaj stampoj. Ĉiuj ĉinoj kaj urbanoj, kiuj dezirus eniri en la urbon, ne rajtus paroli en la ĉina lingvo. En la sekva tago post la publikigo de la projekto, tuj aperis dek mil diversaj kontraŭaj voĉoj el diversaj ĵurnaloj kaj retejoj. Oni eĉ telefone kontaktis la registaron por esprimi kontraŭajn vidpunktojn. La 16an de decembro mi vidis ke iuj informoj pri la projekto en retejoj estis nuligitaj de „nigra reta gasto”. La 19an de decembro proparolanto de la gubernia registaro deklaris nuligon de la projekto laŭ proponoj de popolanoj. La projekto estis pinta ago perforti ĉinajn popolanojn. Por kontraŭi la projekton, multaj ĉinoj menciis historian eventon: ĝis antaŭ cent jaroj ne malmultaj landoj regis Ĉinion. Oni permesis nur al fremdlandanoj eniri en konatan ĝardenon en Ŝanghajo. Ili starigis ĉe la ĝardena pordo tabulon kun afiŝo „Ĉinoj kaj hundoj ne eniru!”. Por kontraŭi la projekton pri la angla-lingva urbo, oni moke proponis al la gubernio, ke ili starigu similan afiŝan tabulon antaŭ la urbo: „Parolantoj de la ĉina lingvo kaj hundoj ne eniru”. Ŝajnas, ke la mokinda mallongviva „Angla-Lingva Urbo” atentigis neniun en la eduka ministerio. Kiom da jaroj daŭros la perforto de la angla lingvo en Ĉinio, mi ne scias! Tion decidas la eduka ministerio. VII. La Nobelpremio mokis la edukan sistemon Je la 19a horo en la 11a de oktobro 2012 laŭ la pekina tempo la Sveda Akademio pri Literaturo deklaris doni la Nobelpremion de Literaturo 2012 al la ĉina verkisto s-ro Mo Yan. S-ro Mo Yan estas la unua verkisto de ĉina deveno, akirinta la premion. Personoj de la ĉinaj literaturaj rondoj opiniis, ke premii s-ron Mo Yan estis jeso de la mondo al la ĉina literaturo, kaj estos progresigo kaj evoluigo de la ĉina literaturo. Antaŭ li neniu loĝanto en Ĉinio ricevis la premion. La tuta lando estis honorigita pro la premio. Lia premio ĝojigis multajn ĉinajn popolanojn, inkluzive kompreneble edukajn ministrojn, kiuj tamen ne rimarkis, ke la premio estas forta vangofrapo al ili. Ĉar s-ro Mo Yan diplomiĝis nur en elementa lernejo, kie ne estis angla lingvoinstruado dum lia lernado. Post diplomiĝo en elementa lernejo li ne vizitis mezlernejon. Se mi estus eduka ministro, mi tuj sentus grandan honton post tujaj ĝojo kaj emocio je aŭdo de la premio.

IPR 13/421

— página 22 del PDF —

Ni ĉinoj devas profunde repensi nian edukan sistemon. La sola ĉina Nobelpremiito, s-ro Mo Yan, eĉ ne estis instruita en la nomata bela kaj bona eduka sistemo. Li estis lerninta nur en elementa lernejo! Li naskiĝis en la jaro 1955 kiam Ĉinio ankoraŭ ne lanĉis la edukan sistemon pri la angla lingvo. Eble iuj bedaŭras, ke li ne scipovas la anglan lingvon. Sed laŭ mi, li devas danki, ke li ne estas perfortita de la angla lingvo, se li dezirus diri kelkajn dankajn vortojn. Se li vivus kaj lernus en la nuna eduka sistemo, li devus elspezi sufiĉan tempon por trapasi ekzamenon pri la angla lingvo kaj li ne havus sufiĉan tempon kaj energion studi literaturon. Male, senkonsidere pri la premio, li eĉ ne ricevus sufiĉan panon. VIII. Ĉinio vere bezonas la anglan lingvon kaj talentulojn pri la angla Ĉinio vere bezonas la anglan lingvon kaj talentulojn pri la lingvo. Ĉinio bezonas elstarajn diplomitojn de anglaj fakultatoj, sed ne tutlandajn amasajn anglalingvajn lernantojn, el kiuj nur kelkaj ĉinstile balbutas la anglan, kaj el kiuj 99% ne scipovas, ne uzas la lingvon dum la tuta vivo. La angla lingvo estas ligilo por kontakti kun la tuta mondo. La nivelo devas esti internacia, sed ne ĉinstila. Ne ĉiuj ĉinoj ligos sin kun la lingvo, ne ĉiuj ĉinoj bezonas lerni ĝin. La saĝa kaj ĝusta vojo estas tio, ke oni instruu la lingvon nur al interesiĝantoj el la lernejanoj, al malmultaj lernejanoj, eduku specialajn elstarulojn pri la angla lingvo, kaj permesu al la lernantoj libere elekti lerntaskojn vere utilajn kaj interesajn por ili. La eduka ministerio devas eduki talentulojn pri la angla lingvo laŭ tri metodoj: A) Eduki pintajn anglajn lingvistojn. La eduka ministerio lanĉu projekton por eduki pintajn interpretistojn/tradukistojn. Fondu lingvajn interesajn kursojn en elementaj kaj mezlernejoj, en kiuj povus partopreni interesataj lernantoj. Sendu lingvajn kursanojn kaj la interesatojn al anglaj fakultatoj de universitatoj kaj poste al Usono kaj Britio, por ke ili perfekte posedu la lingvon. Tiel, ĉiuj lernantoj de la angla bonege ellernos la lingvon, bone servos al la lando dum la tuta vivo. B) Eduki elstarajn fremdlingvajn lernantojn. La registaro fondu malmultajn dulingvajn lernejojn, petu elementajn kaj mezajn lernejojn libere fondi lingvajn kursojn por fremdlingvaj interesatoj. Ĉiuj lernantoj rajtu mem elekti fremdajn lingvojn kaj aliajn lerntaskojn. Se tiel, ni bezonus nur malmultajn fremdlingvajn instruistojn. La lernejoj povus elekti la plej elstarajn lingvajn instruistojn, eĉ dungi fremdlandajn instruistojn. C) Eduki amatorajn lingvajn interesatojn. Tiuj kiuj ne eniris en lingvajn lernejojn aŭ lingvajn kursojn, povus ŝanĝi siajn lernejon kaj kurson kiam ili

IPR 13/422

— página 23 del PDF —

ekinteresiĝas pri fremdaj lingvoj. Ili ankaŭ povu lerni lingvojn en specialaj kursoj kaj lernejoj. Laŭ la tri proponoj, Ĉinio havos sufiĉajn fremdlingvajn lernantojn. Ĉiuj interesatoj pri lingvoj ricevos altnivelajn lernigojn, kaj multaj nefremdlingvaj lernantoj havos sufiĉan tempon por lerni sian fakon. Tio estas granda ŝparo koncerne instruistojn, financojn kaj lernejan tempon de ĉiuj junaj lernantoj. IX. Anstataŭigu la sistemon „3+X” per „2+X” Ĉinio organizas eniran ekzamenon al altlernejoj en junio ĉiujare. La lernantoj de mezlernejoj kiuj deziras eniri en altlernejojn devas sukcese trapasi la eniran ekzamenon por „3+X” fakoj. „3+X” signifas ke el la ekzamenaĵoj 3 estas devigaj kaj 1 estas elektebla fako, nome la ĉina lingvo, matematiko, la angla lingvo kaj unu el aliaj 6 fakoj: politiko, fiziko, kemio, biologio, historio kaj geografio. Nuntempe multaj famaj edukaj fakuloj proponas reformi la sistemon „3+X” kaj praktiki novan sistemon „2+X” por forigi la anglan lingvon el la devigaj fakoj. S-ro Wang Xinglu, komitatano de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, jam trifoje proponis, ke la eduka ministerio nuligu la angla-lingvan ekzamenon kaj permesu al la lernantoj libere elekti ekzamenajn lingvojn por eniri en universitatojn. Profesoro Li Yang, konata lingvisto, kreinto de „freneza angla lingvo”, proponas nuligi la anglan lingvan ekzamenon en sia blogo. Jen 6 vidpunktoj: 1) La angla instruado en la nuna lernejo preskaŭ senutilas. Ĉar preskaŭ ĉiuj altnivelaj anglalingvaj elstaruloj en Ĉinio ne estas edukitaj de la nunaj lernejoj sub la nuna eduka sistemo. 2) Post nuligo de la angla ekzameno, la ĉinaj popolanoj reakiros racian penson pri la angla lingvo, oni ne plu diigos la anglan lingvon, ne necesos instrui la lingvon al ĉiuj ĝardenaj infanoj. 3) Post nuligo de la lingva ekzameno, ĉiuj landanoj profunde lernos la ĉinan lingvon, ĉinajn kulturojn, kaj pli multajn utilajn lecionojn, legos multajn librojn. 4) Post la nuligo de la anglalingva ekzameno, la lando ŝparos multan monon el presado kaj instruado al ĉiuj lernantoj. 5) Post la nuligo de la angla-lingva ekzameno, lernejoj kiuj deziras instrui la anglan lingvon, altnivele bonege instruos. Kaj interesatoj pri lingvo profunde lernos ĝin. Mi kredas ke 90% el la ĉinoj subtenas la vidpunktojn. La ĉina ŝtata prezidanto intervidiĝas kun diverslandaj gravaj homoj ĉiusemajne. Li vere

IPR 13/423

— página 24 del PDF —

bezonas la anglan lingvon. Tamen, se li deinfane devige lernus la lingvon ĝis diplomiĝo en universitato, li certe ne havus sufiĉan tempon por lerni aliajn lecionojn. Kiel li posedus sufiĉajn sciojn por gvidi la landon? Eĉ se li bone lernus la anglan lingvon, kiel li bone interkomunikiĝus kun francoj, germanoj, rusoj, japanoj, koreoj kaj multegaj alilingvaj parolantoj?! X. Letero al la Prezidanto de Usono Karaj gekolegoj. Mi scias ke la nuna eduka sistemo ne povas ŝanĝiĝi en mallonga tempo. Sed mi esperas, ke pli da homoj profunde pensos pri la graveco de la perforto al la junaj generacioj, kaj alvokos la edukan ministerion ŝanĝi la sistemon. Do mi verkis mallongan satiran artikoleton „Letero al la Prezidanto de Usono”, por atentigi multajn homojn koni la gravecon, kaj por moki la stultan edukan sistemon. Mi petas vian pardonon pro la fakto ke mi ne rajtas legigi ĝin, ĉar la Esperanta magazino Monato antaŭ nelonge anoncis aperigi ĝin en la venonta numero. Mi deziras prezenti la leteron ĉi tie. En la letero mi proponis al la prezidanto de Usono, ke li akceptu mian proponon, se matene el sonĝo li ekhavus ideon regi Ĉinion. Li bonvole uzu nek pafilojn, nek bombojn, nek armilojn kemiajn kaj nukleajn, kaj uzu nur sian nacian lingvon. Li nur bezonus laŭdi kaj subteni la ĉinan edukan sistemon. Li ne sendu soldatojn sed lingvajn instruistojn, li ne ĵetu multekostajn bombojn sed bombonojn kun anglaj lernolibroj al Ĉinio, li celu ĉiujn junajn generaciojn de infanĝardeno ĝis universitatoj. Mia propono estas preskaŭ senkosta tamen ege efika. Li ne bezonus elspezi multe, sed Ĉinio regota de lia Moŝto elspezus multan monon, energiojn kaj vivojn de junaj generacioj. Liaj usonaj junaj generacioj havus sufiĉan tempon profunde lerni la nacian lingvon, matematikon, fizikon, kemion, biologion, historion, geografion, literaturon, arton kaj diversajn fremdajn lingvojn, dum la ĉinaj gejunuloj devige diligente lernus lian lingvon en pli ol 20 jaroj. Post 20 jaroj, li finfine vidus la efikon. Usono fariĝus multe pli fortega. Aperus pli da nobelpremiotoj kaj diversaj specialistoj el ĝiaj junuloj. Kaj Ĉinio fariĝus malforta. En Ĉinio aperus multaj fuŝaj anglaj balbutantoj kiuj ne bone posedus sciencan, teknikan, ekonomian, literaturan kaj socian sciojn pro tio ke ĉinoj estas okupitaj balbuti lian belan lingvon. Mi proponis al li ne timi ke la lingva nivelo de ĉinaj lernantoj superus tiujn de usonanoj. Ĉar la anglaj instruistoj en elementaj kaj mezlernejoj fakte ne bone posedas lian lingvon, iliaj gelernantoj ellernos nur ĉinstilajn anglajn lingvojn. Mi proponis, ke li sendu specialan amikeco-premion al la ĉina

IPR 13/424

— página 25 del PDF —

eduka ministerio kaj daŭre laŭdu la edukan sistemon. Mi proponis, ke li ne akceptu mian proponon, se li dezirus regi la landon en kelkaj tagoj, ĉar tio bezonas ĉirkaŭ 20 jarojn de infanĝardeno ĝis universitato, eĉ 40 jarojn, aŭ 60 jarojn. Li finfine sukcesus, se li estus pacienca. Karaj amikoj, se vi havus intereson pri la letero, bonvole legu en venonta numero de Monato. Kaj mi petas vin tradukante ĝin en vian nacian lingvon, aperigu ĝin en ĵurnalo aŭ retejo en via lando, tamen menciu ke la letero aperis en la Esperanta magazino Monato septembre 2013. Koran dankon pro via atento. (fino) HUANG Yinbao „Trezoro” (Ĉinio), <trezoro16800@gmail.com>

Konkurso 2014 Kiu liveros al nia redaktejo la plej nekutiman sed belan kaj informriĉan foton de E-aranĝo (kurso, seminario, kunveno, prelego…)? Estos belaj premioj!! Vi ricevos librojn!! Kutime sur la fotoj oni vidas jenon: • Grupa foto, kun aŭ starantaj homoj, aŭ sidantaj, aŭ duone duone, kutime kun flago. • Disdono de diplomoj • Klasoĉambro kun diligentaj lernantoj Povus esti io alia… Bonvolu imagi ion novan, amuzan, allogan! Jam mi iom provis preparante la numeron de IPR 2013/3: Aperas konga virino Rachel parolanta ĉe mikrofono (p. 32) Aperas Heidi Goes en Azio same ĉe mikrofono (p. 35) Aperas desegnaĵoj kaj subskriboj konferencaj (p. 43) Aperas plantado de arbo en Hungario (p. 43) Aperas inaŭguro de memorŝildo en Herzberg, Germanio (p. 44) Aperas manĝaĵoj en la interkona vespero konferenca (p. 44) Jen ekzemplo: iu fotis min dum siesto en Herzberg, la saman tagon de mia elektiĝo. Tamen mi

IPR 13/425

— página 26 del PDF —

ne memoras, ĉu mi siestis kiel prezidanto aŭ kiel kandidato! Plie mi ne memoras, kiu sendis al mi tiun foton. Mi pardonpetas al la fotisto. Kiu fotos novan komitaton de via sekcio en naĝejo? … studgrupon sur arbo? … lernadon de bestonomoj en bestoĝardeno?… Studgrupon sub arbo, tion ni jam vidis, okazas ne nur en Afriko. Limdato por liverado de fotoj: la 31a de oktobro 2014. La plej belaj, amuzaj, nekutimaj aperos en la numero de IPR 2014/4. La redakta grupo tre antaŭĝojas vidi viajn artaĵojn!! Mireille GROSJEAN, prez de ILEI

El la landoj kaj sekcioj Ĉeĥio Enkastela E-lernado Ekplaĉis al mi dormi en kastelo, kaj tial mi ankaŭ ĉi-jare partoprenis la Internacian E-Lernejon, kiu okazis jam la duan fojon en Bartoŝovice, la malgranda ĉeĥa vilaĝo, inter la 16-a kaj 20-a de oktobro 2013. Preskaŭ kvindeko da partoprenantoj el Ĉeĥio, Slovakio, Pollando, Hungario kaj eĉ unu turko lernis Esperanton kun Stano MARĈEK laŭ lia rektmetoda libro aŭ pliprofundigadis siajn lingvosciojn sub la gvidado de juna hungarino Zsófia PATAKY. Partoprenis ne nur novaj vizaĝoj, sed multaj pasintjaraj partoprenintoj revenis „al la loko de la ago”. La solenan malfermon dum la ĉeesto de la lokaj urbestrino kaj lernejestrino (kaj ankaŭ de la panjo de la organizanto Rosťo) ĉe la lumo de kandeloj kaj kun (paperaj) reĝaj kronoj surkape ekigis bazlernejanoj kantinte du popolkantojn en senriproĉa Esperanto. Sekvis la bonvenigaj alparoloj de la vilaĝaj reprezentantinoj. Dum aliaj vesperoj ni povis sekvi mallongajn filmojn, ekz. pri SES en Martin, aŭ pri ekzotikaj lokoj – la urbo La Paz aŭ la lago Titikaka. Stanislaw MANDRAK prelegis pri la brazila ĉefurbo Brazilio dum la vendreda „brazila” vespero. Krome ravis nin ne nur du organizantoj aldancante en ritmo de sambo, sed ankaŭ la prezentaĵo de travestiulo (travestity show) same en brazila ritmo kaj kun unu kanto eĉ en Esperanto. Sabatvespere same eksonis tri kantoj en E-o krom aliaj belegaj kantoj fare de la muzikgrupo Nonproblem.

IPR 13/426

— página 27 del PDF —

Interesa estis vizito de loka malsanulejo por bestoj. En ĝi oni zorgas pri la vunditaj aŭ trovitaj sovaĝaj bestoj, kiuj propraforte ne travivus en la naturo. La plej impona inter ili estis aglo, kiu bone timigis nin, kiam li (li, la reĝo de la aero) ĵetis sin kontraŭ la kradojn de sia kaĝo. La tuttaga ekskurso havis tri celojn. Unue ĝi gvidis al la urbo Nový Jiĉín, fama pro sia ĉapelproduktanta fabriko. Diversformajn kapkovrilojn oni povis elprovi en la loka muzeo. La sekva ekskursocelo, la urbeto Ŝtramberk, estas konata pro produktado de spicitaj mielkuketoj en la formo de oreloj. Laŭ la legendo en la 13-a jarcento tataroj dum la sieĝo de la teritorio hakis la orelojn de la loĝantoj kaj sendadis ilin al sia paŝao. El la turo Trúba (Trumpeto) estis bela elrigardo al la urbo. En la vilaĝo Hukvaldy oni en la parko vidis la Vulpinon Akra-orelino, figuron el la fama opero de la loke naskiĝinta fama ĉeĥa komponisto Leoŝ JANÁĈEK. Ankaŭ tiun ĉi aranĝon retsalutis nia ILEI-prezidantino, kiel fakte la ununura el la informitaj oficialuloj – dankon al ŝi pro tio! Momente vi povas vidi, kiel ni fartis, en la paĝaro http://verdastacio.wix.com/lernejo. La organizantoj Paŭlo KAŜĈÁK el Verda Stacio kaj lia fidela helpanto Rostjo ĈUBOK jam nun promesas novajn ravojn. Bonvolu veni venontjare kaj mem sperti la bonegan etoson de ĉi familieca aranĝo! Magdaléna FEIFIČOVÁ (Fejfi) (Slovakio)

Germanio SALO-8 en Herzberg am Harz/Sieber, 12-19.07.2013 La 12-an de julio grupo de sep gejunuloj el Góra/ Pollando, akompanataj de du instruistinoj, Lidia NOWAK kaj Lucyna SOZANSKA, venis al Sieber, urbopoarto de Herzberg, la Esperanto-urbo, por partopreni en SALO (Somera Arbara Lernejo) – jam la 8-a internacia renkontiĝo de gejunuloj el Herzberg kaj ĝia pola partnerurbo Góra. Dum la tuta semajno la grupo de polaj kaj germanaj 12-18-jaruloj matene kune lernis Esperanton kaj posttagmeze sportumis, vizitis naĝejon, promenis en pitoreska ĉirkaŭaĵo de Sieber, lernis la arton de figursegado, ludis, dancis kaj kantis. En la programo denove troviĝis komuna grimpado al la Granda Bulbo, la plej proksima monto, de kies turo oni povas admiri la neforgeseblan pejzaĝon de Harz-montaro kun sube kuŝantaj vilaĝoj kaj urbetoj. Al ĉiuj plaĉis ankaŭ ekskursoj al Torfhaus, Goslar kaj Göttingen, kie la gejunuloj vizitis interalie unu el la plej grandaj eŭropaj universitataj

IPR 13/427

— página 28 del PDF —

bibliotekoj kaj en propraj manoj tenis malnovajn librojn presitajn tuj post la invento de la presarto. La artan programon de la renkontiĝo – kiel kutime – pliriĉigis eksterlandaj gastoj, ĉi-jare multnombre partoprenantaj en la ILEI-konferenco, kiu okazis samtempe en Sieber. Tiel la partoprenantoj de SALO havis eblon lerni japanan kaligrafion, tradician galegan kanton, ekkoni kutimojn nepalajn kaj kubajn, sed kio pleje gravas, la tutan tempon ili ankaŭ lernis unu de la aliaj, pri aliaj kaj rekte spertis, ke ili povas esprimi Esperante ĉion, pri kio ili volas paroli kun siaj samaĝuloj el alia lando. Dum komunaj manĝoj, dum babilado pri hobioj, amikoj, ferioj kaj lernejo, kiam ili kune ŝercis kaj ridis, antaŭjuĝoj estis malaperantaj kaj komunaj travivaĵoj kreis bazon por daŭra amikeco. Multaj partoprenantoj de SALO aliĝas denove kaj pli aĝaj venas por helpi dum instruado aŭ nur por renkontiĝi kun amikoj. Ankaŭ ĉi-jare en multaj okuloj estis larmoj, kiam la buso de la pola grupo ekveturis de la parkejo ĉe Haus Diana, kie kune loĝis la gejunuloj, por veturigi ilin hejmen. La vizitantoj deponis en la Herzberga kastelo pentraĵojn de du lokaj pentristinoj el Góra, interalie de Lucyna SOZANSKA, kiu akompanis la grupon. La ekspozicion herzberganoj kaj vizitantoj de la urbo povos admiri ekde septembro kadre de la 20-jara jubileo de ĝemelurba kunlaboro inter Herzberg kaj Góra. Ewa KUKIELKA

Hungario Plia kunveno markas la Mondan Tagon de Instruistoj La hungara ILEI-sekcio speciale okazigis sian aŭtunan renkontiĝon, Pedagogian Tagon, por koincidi kun la Monda Tago de Instruistoj, en la 5a de oktobro. La kunsido aprobis la rezolucion en ILEI, kio jam okazis en Rumanio kaj Pollando, kaj kies teksto estis vaste dissendita en ok lingvoj. Agado kaj renkontiĝoj okazis en almenaŭ seso da aliaj landoj. Al la aranĝo venis nur 25 instruistoj, sed ja el ĉiuj anguloj de Hungario. Samtempe en Budapeŝto, multaj instruistoj venis simile el ĉiuj landpartoj por protesti antaŭ la Eduka Ministeriejo pri maltrankviligaj evoluoj en la nuna eduka sistemo en Hungario. Nia Pedagogia Tago okazis en la gimnazio Berzsenyi Dániel, kun la gastiginto Márta KOVÁCS kaj sekciestro Jozefo NÉMETH. La unua prezentaĵo temis pri la novaj planoj kaj strukturoj en UEA – estraro kun sub-teamoj, nova Konsilio kma. Centre estis la planoj por Aktivula kaj

IPR 13/428

— página 29 del PDF —

Instruista trejnado. Tion prezentis la vicprezidanto de la Asocio, Stefan MACGILL. Lin sekvis verva skajpa prezento de Mirejo GROSJEAN, la prezidanto de ILEI, pri la rolo de instruistoj. Ŝi vokis el Parizo kie ŝi estis pro partopreno en kunsido de la franca E-Instituto. Tuj sekvis el Hago dua perreta prezentaĵo – Katalin KOVÁTS prezentis la novan ludon ‘Risko’ ĉe edukado.net, eĉ gvidante defore vivan konkurson inter ses ĉeestantoj. Entute la partoprenantoj miris kaj laŭdis la sukceson de ambaŭ perretaj prezentaĵoj, pruvante, ke eĉ negrandaj landaj aŭ lokaj renkontiĝoj povas havi internacian karakteron. Posttagmeze okazis prezentaĵoj de fizike ĉeestantaj personoj: István BUJDOSÓ detalis la fakton, ke la nombro de hungarianoj, kiuj en la ĵusa cenzo deklaris sin konanto de Esperanto (ĉ. 11 mil) kvarobliĝis kompare kun la simila deklaro antaŭ dudek jaroj. Blazio WACHA esploris kelkajn rilatojn inter la nunaj ŝtataj ekzamenoj kaj la instruado de Esperanto. Fine, László VIZI prelegis pri tradukmetodikaj demandoj. Do, ne amasa renkontiĝo, sed fake bonkvalita kaj aprezita. [Surfote: Iván BUJDOSÓ ludas Risko-n] Stefan MACGILL, <stefan.macgill@gmail.com>

Indonezio Intervjuoj kaj kongreso en Indonezio Dum mia ĉi-jara instruvojaĝo tra Indonezio (marto-aprilo) mi ne nur gvidis enkondukajn lecionojn, sed ankaŭ intervjuiĝis plurfoje. Dum la unua halto, en Makassar, mia gastigantino multe helpis per siaj kontaktoj por ke mi povu intervjuiĝi ĉe lokaj radio-stacioj kaj eĉ unu provinca televido-stacio (Celebes TV). Ĉe unu radio-stacio, tiu de la nacia radio, ŝi ne havis kontaktojn, sed ni jam tiom komencis alkutimiĝi al intervjuoj, ke ni simple eniris la konstruaĵon kaj petis intervjuon. Duonhoron da klarigado poste ni pasigis tutan horon ĉe rekta elsendo dum kiu la publiko povis reagi telefone aŭ tekst- aŭ retmesaĝe. Tiu sperto igis min peti ankaŭ en la sekvaj urboj

IPR 13/429

— página 30 del PDF —

intervjuojn. Tiel ankaŭ en Ambon mi intervjuiĝis ĉe diversaj radioj kaj gazetoj. Post Orienta Timoro (vidu IPR 2013/3 p. 34-35) mi flugis al Yogyakarta, kie mi intervjuiĝis ĉe kvin gazetoj kaj du radiostacioj. En Bandung mi instruis ĉe la loka klubo kaj en Ĝakarto sekvis kongrespreparoj, lecionoj ĉe la nacia radio kaj pluraj radio-intervjuoj. La kulmino estis la unua Indonezia E-Kongreso en Bogor. Krom la evidenta rezulto de interkonatiĝo de e-istoj el diversaj indoneziaj kaj aliaj insuloj kaj landoj, grava atingo estis la (re-)starigo de Indonezia E-Asocio. Rigel Bogar, ĵurnalisto ĉe Voice of Indonesia, intervjuis s-ron Pribadi Sutiono, la specialan asistanton de la ĝenerala sekretario de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj. Tiu ĉi asertis ke en la trejnado de indoneziaj diplomatoj E-o estos inkluzivigita kadre de la ĉi-jara starigo de lingvocentro, en kiu diplomatoj povos lerni krom la anglan kaj E-on 15 lingvojn de Unuiĝintaj Nacioj kaj ASOAN (Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj). Li ankaŭ substrekis ke tio ne estas la unua provo enkonduki E-on en la Ministerion kaj ke E-o jam havas longan historion en Indonezio. Tamen, ĝis nun ne estas konata progreso rilate al ĉi tiu lingvocentro. Ĉe https://www.sites.google.com/site/esperantoenindonezio/kongreso vi povas legi raporton pri la unua Indonezia Esperanto-Kongreso kaj ĉe https://www.sites.google.com/site/esperantoenindonezio/instruado/martoaprilo2013 taglibroforman raporton pri la agado en Indonezio. PS: la fotoj aperintaj en IPR 2013/3 (p. 35) montras min en radio-studio de la universitato kie mi instruis. La grupo de studentoj videblas en la suba foto. Pro iu redakta koboldo ili aperis ĉe la artikolo pri Orienta Timoro. Por kompensi jen plia foto el Indonezio. Ĝi montras la internacian koruson dum la arta vespero de la kongreso. Por fotoj pri Orienta Timoro vidu p. 32-33. Heidi GOES (Belgio), <heidi.goes@gmail.com>

IPR 13/430

— página 31 del PDF —

Kroatio La 22an de septembro 2013 dum la tago de la urbo Bjelovar, e-istoj el Kroatio okazigis la unuan Deklamkonkurson de la kroata poezio tradukita al E-o. Organizis ĝin UPE, Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto, kune kun siaj gastigantoj E-societo bjelovara kaj DEC (Dokumenta E-Centro) el Đurđevac.

Partoprenis ĝin pli ol dudek gelernantoj el diversaj partoj de Kroatio kun siaj instruistoj kaj pli ol 60 plenkreskuloj kiuj aŭskultis la programon. Gelernantoj venis el 4 elementaj lernejoj, el Zagrebo, Zaprešić kaj la insulo Rab, kaj el unu gimnazio en Đurđevac. Salutis nin la urbestro kiu parolis favore al E-o kaj liaj vortoj, ke E-o pliriĉigas la bjelovaran kulturon, sonoris tra la salono fiere. La publiko ricevis voĉdonilojn kaj ĉiu voĉdonis por sia favorato. Dum la trarigardo kaj nombrado de la voĉdoniloj, la gastoj kaj gelernantoj rigardis ekspozicion de la koreia pentristo-e-isto Ho Song. Post la tagmanĝo, la komisiono proklamis la ĉampionon kaj disdonis pokalon por la unua loko kaj medalojn por la dua kaj tria lokoj. Ĉiuj partoprenantoj ricevis diplomojn kaj la libron de Tibor Sekelj „Padma, la eta dancistino”, eldonitan de DEC. La E-an programon finis la koruso de gelernantoj el la elementa lernejo Davorina Trstenjaka en Zagrebo kiuj, kun sia instruistino, kantis E-lingve: „Kiam estas vi kontenta” kaj popolan

IPR 13/431

— página 32 del PDF —

kroatan kanton „Bela estas Zagorje la Verda”. Tiu sukcesoplena ekskurso finiĝis vespere, kiam la tuta grupo revenis per trajno al Zagrebo. Marija JERKOVIĆ (Kroatio), <mjerkovic@net.hr>

Nederlando La estraro de Internacia Esperanto-Instituto decidis denove organizi Csehseminarion. Tio estas kurso destinita por personoj, kiuj volas mem instrui laŭ la Cseh-metodo aŭ nur konatiĝi kun ĝi. La partoprenantoj devas bone regi E-on, ĉar la seminario ne taŭgas por lingvo-komencantoj. Ankaŭ e-istoj ekster Nederlando estas bonvenaj. Jam anoncis sin samideanoj el Germanio kaj Polio. La instruistino estos Katalin KOVÁTS, tre sperta Cseh-instruistino, kiu dum pluraj jaroj gvidis en diversaj landoj Cseh-kursojn. La seminario okazos en Riouwstraat 172, la oficejo de IEI, dum 3 tagoj: la 14-a, 15-a kaj 16-a de marto 2014. Lecionoj estos matene dum 2 horoj kaj posttagmeze dum 2 horoj. La lernantoj povos dum la 3 tagoj komune lunĉi en itala restoracio. Ĉiu devas mem prizorgi sian eventualan tranoktadon. Aliĝkostoj nur por la kurso estas 35 eŭroj, pagendaj al la IEI konto ĉe UEA: iein-q kun mencio „seminario” aŭ al nia konto 162626 Internationaal Esperanto-Instituto, Den Haag. Pliajn informojn donos la organizanto Ed BORSBOOM: tel 030-2202673 aŭ ed.borsboom@versatel.nl.

Orienta Timoro En IPR 2013/3 p. 35 aperis erare fotoj pri agado de Heidi GOES en Indonezio. Jen estas fotoj de ŝia agado en Dilio, la ĉefurbo de Orienta Timoro. Sur la foto maldekstre vi vidas la radio-prezentistojn dum la unua leciono. Ili spektas parton de ‘Mazi en Gondolando’. La grupa foto sur la sekva paĝo estas farita ekster la konstruaĵo de la nacia radio kaj televido kaj montras tiujn, kiuj kunsidis ĉe la fino de la restado de Heidi. Dum tiu kunsido ili elektis kunordiganton, Nuno Saldanha.

IPR 13/432

— página 33 del PDF —

Nekrologo A. (Ton) VERWOERD (4 junio 1930 – 7 septembro 2013) Nederlando De 7 jaroj senpova forpasis la bazlerneja instruisto Ton VERWOERD, kiu nur en 1987 remalkovris kaj tutlernis Esperanton, al kies instruado li dedicxis sian plenan energion. Vere entuziasma Ton VERWOERD fariĝis pro tri provlecionoj de Audrey Childs-Mee kaj la sukcesa jarkurso de Ko HAMMER (1988) al 18 lernantoj el lia klaso. Provinte plurajn porinfanajn kursojn li evoluigis la propran kaj post la aliĝo de Marianne VAN GEMERT, lerta gvidanto de infankoruso kaj ludil-

IPR 13/433

— página 34 del PDF —

kreanto, ĉiel provis instrui Esperanton al la posta generacio, laŭ li la plej grava aktivado. La geinstruantoj multe variigis la lernadon per kantoj, dancoj, rolludoj, desegnado (por eksterlandaj ekspozicioj aŭ konkursoj), klasa korespondado (Bulgario, Rusio, Usono, Rumanio…; la infankluba revueto Trans la limon disiris tra la mondo) kaj per infanfestoj, sed ankaŭ per internaciaj eventoj, kiel Internaciaj Infanaj Kongresetoj. Dekomence li kunlaboris kun Charlotte KOHRS (Usono, Infanoj ĉirkaŭ la mondo) kaj fine ebligis al la rumano Mihai TRIFOI partopreni en la projekto Fundapax: Tiu invitis lin al Bixad kaj ĉe la tria fojo (1997) ili kune kombinis komputillecionojn kun E-o (kiel poste okazis por indiĝenaj etnoestroj en Nederlando: Indiĝenaj Dialogoj (2000)). Por NGGE li fariĝis estrarano pri infaninstruado 1991-1996. En lia verkaro aperas: • 1988 „Dudek kvin kantoj kaj poemoj” • 1992 „La Jozefidoj kantas” • 1993 „Esperantaj kantoj” • 1996 „Vivu la kanto / 45 porinfanaj kantoj en Esperanto kun muziknotoj kaj didaktikaj sugestoj” • 1990 „Kiel papilioj: dulingvaj mallongaj rakontoj de nederlandlingvaj verkistoj” (kunlabore kun NEJ, Nederlandaj E-Junuloj) • 1990 „Oreroj el Nederlando: dek ses porinfanaj poemoj” (la unuaj du en traduko de Nora BARTELS) • 1993 (aprilo) „Kiel instrui Esperanton al infanoj hodiaŭ” • 1994 „Mondiaal”, lia ĉefa kurso. • 2000 „Lerni ludante I-II” (pri lud-lerniloj, vidu IPR 2000/1 kaj 2). La lokan klubon li servis kiel redaktoro kaj sekretario, krome li sukcesis efektivigi Esperanto-benkon kaj alian E-monumenton ĉe la strato Zamenhof (sukcesa propono de Nora BARTELS). En la ĉiam allogaj kursosemajnfinoj de Nederlanda E-Asocio li instruis i.a. krei hajkojn. Poste li engaĝiĝis ankaŭ por la agado de la samurba Jacques TUINDER: Evidente (kontraŭ nenecesa blindeco, ĝenerale helpe al vidhandikapitoj en la plej malriĉaj landoj) kaj helpe al Hans BAKKER por la Lernejo en Togolando. Ankaŭ la agado kontraŭ soldatigo de infanoj trovis varman pledanton en Ton: aperis plurlingva broŝuro pri ĝi. Ĉe lia funebro parolis Rob MOERBEEK, kiu ankaŭ tradukis la alparolon de „la frato de Ton”, Mihai TRIFOI, nur tiucele ĵus alveninta el Rumanio, kaj Joke HOOBROECK.

IPR 13/434

— página 35 del PDF —

Ton kontribuis abunde al la E-vivo en la lando. Kvankam li apenaŭ plu reagis al nederlandlingvaj alparoloj de vizitantoj, tamen voĉlego de Dialogo de Julia SIGMOND en E-o trovis lian viglan atenton: lia lasta leciono al mi: ’malgraŭ mia afazio-handikapo prenu min serioze!’ Rob MOERBEEK

Raporto por ILEI rilate al la Ĝenerala Konferenco de UNESKO 2013 Okaze de la 37a Ĝenerala Konferenco de UNESKO okazinta en Parizo de la 5a ĝis la 20a de novembro reprezentis la Ligon ILEI Monique ARNAUD kaj Jean-Pierre BOULET dum la unua parto: Edukado. Ĝiaj ĉefaj temoj estis, edukado al civitaneco, edukado por daŭra evoluo, edukado por ĉiuj laŭlonge de la vivo, fortigo de sana edukado, protektado de la kultura kaj natura heredaĵo, aŭtonomigo de virinoj, samrajteco en digno por ĉiuj, problemoj pro la klimataj ŝanĝiĝoj, kulturo kiel motoro de evoluigo… Ĉiu lando raportis dum 6 minutoj pri siaj celoj, atingoj kaj problemoj atentigante ĉefe pri kvalito de la instruado, trejnado de instruistoj, senpageco, teknika kaj teknologia lernado praktike uzebla profesie en naskiĝontaj industrioj. Kelkaj landoj parolis pri originalaj spertoj; ekzemple en Senegalo multaj gepatroj preferis sendi siajn gefilojn al la koranaj lernejoj. Fine estis konsento ke la korana instruado okazu ĉe la ŝtataj lernejoj sed laŭlonge de 8 jaroj lasante tempon por aliaj studoj kaj donante motivon por sendi la infanojn dum 8 jaroj. Multaj landoj raportis pri la ITC (Teknikoj de Informado kaj Komunikado). Ĉirkaŭ 175 delegitoj parolis. Ni povis aŭskulti pli ol 160 reprezentantojn kaj se ni aŭdis nur unu fojon la ĉinan lingvon, ni aŭdis 76 fojojn la anglan, 36 fojojn la francan, 20 fojojn la hispanan, 15 fojojn la araban, 7 fojojn la rusan, 2 fojojn la portugalan, unu fojon la turkan; kelkaj uzis samlonge la francan kaj la anglan kaj estris delegaciojn 32 virinoj. Niaj reprezentantoj vizitis kvardekon da delegacioj disdonante flugfoliojn en la 6 oficialaj lingvoj de UNESKO kaj kelkajn en la itala (Italujo kaj Vatikano), sin prezentante en diversaj lingvoj kaj dankante eĉ en la araba. En kelkaj delegacioj la reprezentantoj malkovris la ekziston de la lingvo Esperanto kaj interesiĝas pri ĝi, do ni disdonis al ili la pli ampleksan dokumenton.

IPR 13/435

— página 36 del PDF —

De maldekstre: Jean-Pierre BOULET (ILEI), François LO JACOMO (UEA) Patrick GALLAUD, Monique ARNAUD (ILEI), Renée TRIOLLE (UEA) Monique ARNAUD (Francio), <monique.arnaud@ aliceadsl.fr>

Recenzo Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj; resumo pri prezentaĵoj en KAEST 2012. Eld. E@I, Slovakio 2013. Red: Peter Balaž, Katarina Nosková, 240p. 21cm. ISBN 987-80-89366-21-7. Prezo ĉe UEA: €9,00. Unue, kio estas KAEST? ‘Konferenco: Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teknologio.’ Tiu okazas regule tra deko da jaroj, unue en Ĉeĥio, nun en Slovakio. La sesio de novembro 2012 havis la temon rekte interesan por instruistoj kaj ILEI, kies kvino da estraranoj partoprenis la tri-tagan aranĝon.

IPR 13/436

— página 37 del PDF —

Komence aperas resumo pri la nunaj agadoj de E@I, sekvas resumoj de 19 pritemaj prezentaĵoj kaj 10 alitemaj. Ĉiu el ili havas kelklinian nacilingvan resumon en la angla kaj slovaka kune kun biografiaj notoj kaj foto de la kontribuinto. Du referaĵoj aliris la temon vaste: Peter BALÁŽ starigas la demandon: ‘Moderna edukado – ĉu tempo por ŝanĝo de paradigmoj?’ Respondon donis Katarina NOSKOVÁ per ‘Lingvolernado per modernaj interretaj teknologioj: specifecoj, avantaĝoj kaj tiklaj punktoj’. Okazis kelkaj prezentaĵoj pri retaj lerniloj, ekzemple ‘ViVo’ kaj ‘Kono’ (ambaŭ de Bart DEMEYERE), ‘Duolingo’ (Miroslav HRUŠKA), retkursoj ĉe edukado.net (Katalin KOVÁTS) kaj Muzaiko (Veronika POÓR). Du prelegoj temis pri specifaj instrumetodoj: ‘BEK-umado’ (Magdalena FEIFIČOVÁ) kaj la Zagreba metodo (Zlatko TIŠLJAR). Du intervenoj liveris superrigardojn pri kursoj aperintaj aŭ aperantaj: La unua estas la 32-lingve presita kurso ‘Esperanto per rekta metodo’ de Stano MARČEK; la dua estas la retkurso ‘Esperanto etape’ (pli frue nomita e125) de Stefan MACGILL. Interese, ili donas respektive 22 lecionajn resumojn kaj 26 etapajn resumojn, do eblas tuj kompari la malsaman vicordigon de la materialo, frape malsaman ekzemple ĉe la demandovorto ’Ĉu’, kaj specifa trakto de la kategorioj de la verbo (transitiva/netransitiva). Klarigis pri Vikipedio en Esperanto Marek BLAHUŠ; pri E-agado inter triaaĝuloj Petr CHRDLE, pri la E-lernejo ĉe Eventoj en Budapeŝto László SZILVÁSI, pri la Biblioteko en la E-urbo Herzberg Zsófia KÓRÓDY kaj pri eduk-terminologiaj problemoj Miroslav MALOVEC. Iomete parenca al terminoj estas onomatopeoj kaj interjekcioj en Esperanto (prezento de IPR 13/437

— página 38 del PDF —

Konstantin TIĤOMIROV) kaj vortaroj – pri kio prelegis Vinko MARKOVO, sub la titolo ‘La radikoj de la Plena Ilustrita Vortaro kaj ilia kontribuo al la eduka rolo de SAT’. Entute la libro eternigas la prezentaĵojn el valora densprograma renkontiĝo. Kaj la eldonaĵo kaj la renkontiĝo estas ambaŭ rekomendindaj. Stefan MACGILL (Hungario), <Stefan.Macgill@gmail.com>

Informoj pri ILEI Laborkomisionoj (reviziota) Ekzamena: Karine Arakelian (prezidanto), Mónika Molnár (vicprez.), Mireille Grosjean, Leysester Miro, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis. Kontrola: Ulla Luin, Simon Smits, Rudi Koot. Lerneja: Julián Hernández (gvid.), Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Tieko Isikawa, Marija Jerković, Luigia Madella, Jacqueline Poux, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas, Stefan MacGill (Estrare: Mireille Grosjean). Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny (Estrare: Mireille Grosjean). Universitata: Duncan Charters (gvid.), Aida Čižikaitė, Renato Corsetti, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat.

Kunlaborantaj institucioj EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi. E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49)55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Petra Smidéliusz.

IPR 13/438

— página 39 del PDF —

UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Reprezentanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill. UN: komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. UNESKO (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60.

Membreco kaj pagado por aliaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en Clandoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. La pagoj povas okazi pere de la nederlanda ILEI-konto aŭ al la ILEI-konto ĉe UEA: * Pagoj al la nederlanda konto de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bv. aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo). * Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku viajn nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko). * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <moerbeekr@gmail.com>. La nunan numeron ni sendis al la presejo la 8-an de decembro 2013, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de januaro 2014.

IPR 13/439

— página 40 del PDF —

47-a konferenco de ILEI, Montevideo, 19-25 julio 2014 Lingva justeco en praktiko: latinamerikaj spertoj kaj tendencoj La 47-a konferenco de ILEI celebros la 60-jariĝon de la unua rezolucio de Unesko pri Esperanto. En la lumo de la strategia plano de UEA kaj ĝia ĉefmotivo, la lingva justeco, ILEI prikonsideros la principan gravecon de ambaŭ uneskaj rezolucioj pri Esperanto, el Montevideo, 1954, kaj Sofio, 1985, kaj iliajn praktikajn utilojn kaj utiligojn por la E-movadaj celoj kun precipa atento pri la spertoj kaj tendencoj en Latinameriko kiel gastiganto de la Konferenco kaj UK en la jubilea jaro. Du urugvajaj ministerioj kaj aliaj institucioj oficiale deklaris sian apogon al la Konferenco. Konferencejo kaj hoteloj La konferenco okazos en moderne ekipitaj salonoj de la belega konstruaĵo de Ateneo, en la urbocentro. Ateneo estas longtradicia urugvaja kultura institucio fondita en la jaro 1886, do preskaŭ samaĝulo de Esperanto. Ĝia laŭstatuta celo etas, koncizigite: „servi, en la etoso de absoluta spirita libero, al evoluigo de kulturo, promocii ĝian disvastigadon per libera diskuto pri ĉiuj principoj kaj tendencoj, kaj kontribui al defendo de ĝiaj principoj per ĉiuj legitimaj rimedoj servantaj al la vero kaj justeco” – jen tute adekvata okazejo kaj idea kadro por niaj diskutoj. En promendistanca ĉirkaŭaĵo de la konferencejo troviĝas pluraj favorprezaj restoracioj, hosteloj kaj hoteloj ofertantaj ĉambrojn kun matenmanĝo, sendrata interreto kaj aliaj komfortaĵoj. Pliaj detaloj por loĝ- kaj manĝmendoj estos publikigitaj en la retejo de ILEI kaj alimaniere. Programskemo, ekskursoj kaj transporto al UK La akcepto kaj loĝigo okazos sabaton posttagmeze, la 19-an de julio. La programo inkluzivos klerigajn erojn, laborkunsidojn, diskutsesiojn, lingvan festivalon, simpozion pri la konferenca temo, ekskursojn kaj vesperan distran programon. Viaj kontribuproponoj estos bonvenaj. Urugvajo proponas abundon da historiaj, kulturaj kaj geografiaj vidindaĵoj kiel konferencajn ekskurscelojn, ekzemple: vidindaĵoj de Montevideo mem, Punta del Este, Colonia del Sacramento, Durazno k.c. kun farmbienoj, vinejoj, muzeoj, bestoĝardeno… Fine de la konferenco, vendrede la 25-an de julio, estos organizita kelkhora transporto al UK per buso kaj / aŭ ŝipo. Radojica PETROVIĈ, estrarano pri konferencoj

IPR 13/440

— página 41 del PDF —

A l i ĝ i l o por la 47-a konferenco de ILEI, Montevideo, 19-25/07/2014  Persona nomo _______________________________________ Familia nomo _______________________________ Ino Viro  Datoj (jjjj-mm-tt) de: alveno ______________ foriro_________________  Lando _______________ Kodo, urbo _____________________________ Loĝadreso __________________________________________________ Retadreso ___________________________ Fakso ________________ Telefono ___________________ Poŝtelefono ____________________  Naskiĝdato (jjjj-mm-tt) ___________ Profesio _____________________  Mi kotizas ______ EUR kiel (elektu unu el la kotizkategorioj laŭ la kotiztabelo sur la sekva pagxo): membro de ILEI, ne-membro, junulo, handikapulo.  Mi kontribuas ______ EUR por ILEI-agado tra jena(j) kaso(j) / fonduso(j) / agado(j): _________________________________________________  Mi konsentas / ne konsentas (forstreku unu) ke mia adreso aperu en la listo de partoprenantoj!  Mi komprenas, ke la aliĝo validas nur post kompleta pago en unu el la jenaj manieroj (indiku vian pagmanieron): Al ILEI-konto ĉe ING-banko, IBAN: NL55INGB 0004676855, BIC: INGBNL2A. Aldonu 5 € se vi pagas de ekster Eŭropa Unio. Al ILEI-konto ĉe UEA ilek-a, indikante «ILEI-konferenco 2014» Ene de Urugvajo, bonvolu komunikigxi kun LKK tra s-ino Sonia Risso <sonry@adinet.com.uy >.  Mi komprenas kaj akceptas la partoprenkondiĉojn kaj regulojn el la Konferenca Regularo de ILEI, punktoj 6 – 9 (ilei.info/dok/regularo_konferencoj.rtf?lingvo=eo)  Mi bezonas / ne bezonas invitilon (Pasporto n-ro __________________ de la ŝtato ______________________ valida ĝis ________________. Mi proponas jenan kontribuon al la konferenca programo:

Loko, dato ____________________ Subskribo ____________________

IPR 13/441

— página 42 del PDF —

Kotizoj A. Ĉiuj landoj escepte de tiuj ĉi-sekve sub B. B. Ekssocialismaj landoj de orienta Eŭropo; landoj de Latinameriko, Afriko, kaj Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko). Aliĝperiodo: Aliĝkategorio: Membro de ILEI(1) Ne-membro Junulo(2), handik. (3)

ĝis 31.03.2014

ĝis 30.06.2014

post 30.06.2014

A 50 € 65 € 25 €

A 60 € 75 € 30 €

A 70 € 90 € 35 €

B 30 € 40 € 15 €

B 35€ 45 € 20 €

B 45 € 55 € 25 €

(1) Membro estas tiu, kiu jam pagis kotizon al ILEI por la jaro 2014; (2) Junulo: kiu naskiĝis post la 31-a de decembro 1984. (3) Handikapulo. Bonvolu sendi al ILEI atestilon.

El la Konferenca Regularo 6. Konferencanoj devas fari nenion, kio kontraŭas la Konferencan Regularon aŭ malutilas al la ILEI-Konferenco kaj devas submetiĝi al la leĝoj de la lando, kie okazas ILEI-Konferenco. […] 7. Ĉiu vendado de varoj en ILEI-Konferenco bezonas antaŭan aprobon de la Estraro, kiu starigas la kondiĉojn. Skriba peto pri tia agado estu liverita al la Estrarano pri Konferencoj nepre antaŭ la 30-a de junio de la konferenca jaro. 8. La Estrarano pri Konferencoj rajtas haltgi ĉiun agadon koncerne ILEIKonferencon, kiu ne konformas al ĉi tiu Regularo. […] 9. Principe la ĉefa administrado kaj librotenado de ILEI-Konferenco estas prizorgata de la Kasisto de ILEI. Al tiu oni sendas la aliĝojn kaj mendilojn […]. Viajn aliĝilojn bonvolu sendi paperpoŝte aŭ rete (skanaĵon aŭ elektronikan aliĝilon) al la kasisto de ILEI: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com> La elektronikan aliĝilon vi trovos en la retejo de ILEI: www.ilei.info sub Agado Konferencoj  Konferenco 2014.

Bonvenon!

IPR 13/442

— página 43 del PDF —

La ĉefa sidejo de UNESKO en Parizo (vd p. 5 kaj p. 35)

Interlingvistikaj Studoj en Poznano – nova starto en 2014 (vd p. 9) IPR 13/443

IPR 2014/1

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 44 – trimonata

14/1

Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Stefan MacGill Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Renato Corsetti Johan Derks Magdalena Feifičová Helmar Frank Mireille Grosjean Dennis Keefe Zsófia Kóródy Radojica Petroviĉ Renée Triolle

— página 2 del PDF —

ENHAVO Jozefo NÉMETH: Enkonduko………………………………………………………………………….3 Helmar FRANK: La Paderborna Eksperimento pri Lingvo-Orientiga Instruado …..4 Mireille GROSJEAN: Pri la lernhelpa efiko de Esperanto ………………………………… 10 Renato CORSETTI: Dankon, Helmar Frank! Kion esperantistoj ŝuldas al li ……….12 Dennis KEEFE: Profesoro Helmar Frank kaj la espero konigi al neesp-istaj […] . 14 Mireille GROSJEAN: Refari la paderbornan eksperimenton… …………………………. 17 Renée TRIOLLE: Esperanto por liberigi la parolon ………………………………………… 18 Johan DERKS: Kiom internacia estas via vorto? – kompletigoj…………………………20 Renée TRIOLLE: Ŝanĝiĝas la lerneja ritmo en Francio ……………………………………22 Zsófia KÓRÓDY: Regula lerneja agado inter Herzberg kaj Góra …………………….. 24 Magdaléna FEIFIČOVÁ: Kune komunume laŭ la spuroj de Zamenhof ……………….. 27 Zsófia KÓRÓDY: Semajnoj de Esperanta Perfektigo (SEP) ……………………………..30 Kalendaro …………………………………………………………………………………………………31 Mireille GROSJEAN: Vi lernas. ILEI helpas / Nova jaro, nova motivigo …………….32 El la landoj kaj sekcioj (FR, NL, PL, RS, CH) ……………………………………………….34 47-a konferenco de ILEI, Montevideo. Kial en Montevideo(n)? (R. PETROVIĈ) …38 Simpozio de ILEI, Montevideo, 24/25 julio 2014 (R. PETROVIĈ) ………………………39 Informoj pri ILEI, Adresaro de sekciestroj, reprezentantoj, kontaktopersonoj……39

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>.Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 7969 709 66. Rilatoj kun Unesko kaj FIPLV. Reprezentanto de ILEI ĉe UEA. Unua vicprez.: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. <zsofia.korody@esperanto.de>. Tel./fakso hejmaj: (+49) 5521-5983. E-centroj, ekzamenoj, ALTE. Dua vicprez.: GONG Xiaofeng „Arko”, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. <arko.gong@qq.com>. Universitatoj. Estrarano pri financoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Sekretario: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <ilei.sekretario@gmail.com> por sekretariaj aferoj, <radojica.petrovic.rs@gmail.com> alie. Tel. hejma (+381) 32 371053. Konferencoj, rilatoj kun TEJO. Vicsekr.: Magdaléna FEIFIČOVÁ „Fejfi”, Bernolákova 25/5, SK-010 01 Žilina, Slovakio. <ilei.oficejo@gmail.com> . Membro-administrado. Rilatoj kun FEL. Estrarano: Bharat GHIMIRE, G.P.O. Box 10518, Kathmandu, Nepalo. Tel. (+1) 620 9877. <nespa.1990@gmail.com>. Universitatoj. Komisiito por helpi al aliĝpetoj. Estrarano: Enikő ZENGŐ SEREGHY, Dózsa u.14. 2/8, HU-4400 Nyíregyháza, Hungario. <enimyster@gmail.com>. Tel. portebla: (+ 36) 203234365. Kalendaro, ekzamenoj, multlingva paĝaro www.ilei-mondo.info, varbado. Estrarano: Penny VOS, Aŭstralio <penivos@yahoo.com>. Lerneja agado.

IPR 14/12

— página 3 del PDF —

Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn; AIS2 Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet Sekretario: Aida Čižikaitė, Litovio 1 AdE – Akademio de Esperanto 2

AIS – Akademio Internacia de la Sciencoj, San-Marino

Fotoj sur la eksteraj kovriloj Titolpaĝe: ILEI havas piedon en 60 landoj! Bildo farita de Prakash Khadka, Katmanduo, Nepalo. Dorskovrile: Oomoto-Centro en la urbo Kameoka, Kioto, Japanio, kie la 4a ISOA okazos (vd p. 32)

Enkonduko Karaj Legantoj, Ĉu vi memoras, kiun defion nia prezidanto prezentis en artikolo en IPR 2013/4? Ne?! Do vi ne estas atentema leganto! En sia artikolo pri statistikoj, Mireille GROSJEAN sugestis, ke ni provu havi piedon en 60 landoj en julio 2014. Kaj jen ĉe la jarŝanĝo ni jam atingis tiun ciferon! Ankaŭ por la nuna numero ni havas malĝojigajn informojn: la 15-an de decembro 2013 forpasis Doktoro Helmar FRANK, fama germana sciencisto, kiu enkondukis la nocion de lernhelpa efiko de Esperanto. Rememore al li, ni aperigas unu el liaj artikoloj, kiun ni ricevis de lia vidvino, membro de Scienca Komitato de IPR. Poste sekvas la rememoroj de kelkaj liaj adeptoj (tiuj de Grosjean, Corsetti, Keefe kaj Triolle). Plia malĝojiga informo, ke ĵus forpasis nia nov-zelanda reprezentanto, Gwenda SUTTON. Pri ŝi aperos nekrologo en IPR 2014/2. Feliĉe, en la dua duono de nia revuo vi trovos nur ĝojigajn materialojn: ekz. esperigajn novaĵojn el Benino, Francio, Germanio, Nederlando, Pollando, Serbio, Svislando kaj pliajn detalojn pri nia ĉi-jara Konferenco en Urugvajo. La numeron fermas la aktuala adresaro de niaj sekciestroj, reprezentantoj kaj kontaktopersonoj. Jozefo NÉMETH, redaktoro

IPR 14/13

— página 4 del PDF —

La Paderborna Eksperimento pri Lingvo-Orientiga Instruado1 kaj la klerigpolitikaj rekomendoj el ĝi dedukteblaj En pluraj elementaj lernejoj en Paderborn ekmarŝis en februaro 1975 eksperimento celanta plibonigi la lernejan instruadon de fremdaj lingvoj. Aliĝis poste ankaŭ lernejaj klasoj en Basa Saksio, Francio, ltalio kaj Kroatio. La eksperimento finiĝis komence de la okdekaj jaroj. Pri la pedagogia efektivigo kaj la scienca observado kompetentis nia Instituto pri Kibernetika Pedagogio (FEoLL Paderborn). La de ni tiel nomita „Lingvo-Orientiga-Instruado”, elprovita per tiu „Paderborna Eksperimento”, ekmarŝis en septembro 1993 en pluraj lernejoj en ltalio, Rusio, Uzbekio, Ukrainio kaj Kazaĥio en formo de regula instruado, pri kiu tamen estas planita scienca pritaksado fare de nia Instituto pri Kibernetiko kune kun la Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino. Estos inkluzivataj ekde 1994 en tiun ĉi pritaksadon ankaŭ eksperimentaj klasoj en Slovenio, Aŭstrio kaj Hungario, same kiel antaŭvideble en Germanio, Rumanio kaj Ĉeĥio. La Lingvo-Orientiga Instruado (LOI) diferenciĝas kaj de la kutima, nuntempe forte propagandata frua instruado de fremdaj lingvoj, kaj ankaŭ de la Esperanto-instruado, malofte rekomendita kiel alternativo. La LOI servas al la nekontestitaj celoj de ambaŭ aliaj klopodoj, sen esti trafita de la specifaj obĵetoj turnitaj al ili. Ĝi povas do esti rigardata kiel sintezo de ambaŭ.

1

La originalo publikiĝis dulingve en la libro: Reinhard Selten k. Helmar Frank (2005): Por dulingveco en Eŭropo. Argumentoj kaj dokumentoj / Für Zweisprachigkeit in Europa. Argumente und Dokumente. Paderborn: IFB Verlag & Akademia Libroservo, p. 31-38

IPR 14/14

— página 5 del PDF —

Kontraŭe al la frua instruado de fremdaj lingvoj – nome tiu, kiu normale antaŭvidas jam ekde la tria aŭ kvara lerneja jaro la instruadon de la angla (aŭ, preskaŭ nur en la anglalingvaj landoj, de la franca) la LOI ne devigas lernanton jam en la elementa lernejo (anstataŭ – kio havas sencon – en la mezlernejo, do en la 5a ĝis 10a lernejjaroj) komenci la lernadon de fremda lingvo etna, kun ĉiuj ĝiaj komplikaĵoj, kompreneblaj nur el ĝia historio (kaj nemalhaveblaj por la identigo de la lingvo-portanta komunumo). La LOI preferas prepari la lernanton dum la elementa lernejo (en Eŭropo plej bone en la 3a kaj 4a lernejaj jaroj) tiel al la sekvanta fremdlingvo-instruado, ke li povos tiam pli facile lerni unu aŭ pli da fremdaj lingvoj ol sen antaŭa Lingvo-Orientiga Instruado. Kontraste al la Esperanto-instruado, la Lingvo-Orientiga Instruado ne deiras de la supozo, ke la „Internacia Lingvo (ILo) de Doktoro Esperanto” jam estus la komuna dua lingvo intencita aŭ saĝe intencenda por Eŭropo se ne por la tuta mondo – kaj tial lernobjekto jam nun instruinda en la elementa lernejo. La LOI, anstataŭe, utiligas la simplecon (foreston de superfluaj ornamaĵoj), la regulecon (foreston de esceptoj) kaj la netecon (modulecon), kiun ILo posedas estante aglutina planlingvo, por stimuli helpe de tiu ĉi lingva modelo (kiun tiucele oni ne bezonas plene ellerni) komprenon de lingvaj strukturoj kaj intereson por fremdaj lingvoj kaj, pere de tio, por plialtigi la kapablon kaj emon lerni ilin. En la LOI, kiel ĝi estis realigata en la Paderborna Eksperimento, la element-lernejanoj okupas sin dum unu aŭ du jaroj, dum du horoj semajne, pri celkonforme elektita parto (ĉirkaŭ 500) de la (ĉ. 2000 nefakaj) vortpartoj de ILo. Ĉi tiu parto sufiĉas por krei la vortprovizon bezonatan por infannivela komunikado. Pli grave: ĝi sufiĉas por komprenigi al la infanoj per ekzemploj la preskaŭ kompletan strukturon de tiu ĉi planlingvo kaj por komenci – kontraste kun la gepatra lingvo – pripensadon pri la diverseco de la lingvaj strukturoj. LOI devas do esti interpretata kiel propedeŭtiko al la lernado de fremdaj lingvoj. Kiu ne komprenas la sencon de propedeŭtiko, tiu kutime demandas: „Kial tiu ĉi kromvojo? Kial oni ne komencu tuj per „vera” fremdlingvo? Kial oni (ekster la angla lingvo-regiono) ne tuj ekinstruu la anglan?” Antaŭ ol (aŭ anstataŭ) respondi surbaze de la klerigkibernetika transferteorio, ni referencas al sukcese elprovitaj imitmodeloj el la instruado de natur-sciencoj. Ekzemple la instruado de biologio ja ankaŭ ne senpere

IPR 14/15

— página 6 del PDF —

priokupiĝas pri „vera“ homa dentaro, sed iras la kromvojon tra idealigita modelo de ĝi. Tiamaniere, propedeŭtike-kromvoje utiligante tian instruaĵmodelon, oni sukcesas pli rapide komprenigi la esencaĵon ol ĉe la vera instruaĵo, ĉar ĉe tiu fakte perenda instruaĵo mem la esencaĵo estas kamuflita per diversaj aldonaĵoj, neregulaĵoj kaj kunfandaĵoj. Sed – oni ofte insiste obĵetas – la lernanto ja tamen poste devos havi la kapablon, interkompreniĝi per „vera”, nome etna fremdlingvo. Li devos do sukcesi elturniĝi el ĉiuj tiuj aldonaĵoj, malregulaĵoj kaj kunfandaĵoj, kiuj konsistigas la ĉarmon, sed krome en la realo ankaŭ la malfacilecon, de la angla, de la franca kaj de aliaj etnaj lingvoj. Tio veras – sed la „kapablo elturniĝi” nun estas multe pli rapide atingebla, oni do poste, en la 5a ĝis 10a lerneja jaro (mezlernejo) ŝparos tempon, kaj pli da tempo, ol kostis la LOI. (Vidu bildon 1.)

p

erreichte Kompetenz in der ersten ethnischen Schulfremdsprache kompetenteco atingita en la unua etna fremdlingvo nach 160 U’Std post 160 lernhoroj nach 80 U’Std post 80 lernhoroj

bisher erreichtes Niveau normale atingita nivelo

ohne SpOU sen LOI

(SpOU) (LOI) Primarstufe elementa lernejo

Sekundarstufe I mezlernejo

Lernzeit tempo D

t

Bildo 1: Lingvo-Orientiga Instruado (kun diversa daŭro T) ebligas atingi pli frue la saman nivelon, kiun atingeblas en la daŭro D per la tradicia fremdlingvo-instruado (aŭ: en la sama tempo D eblas atingi pli altan nivelon de lingva kompetenteco).

IPR 14/16

— página 7 del PDF —

Tiu ĉi aserto unuflanke estas klarigebla per la klerigkibernetika transferteorio, kaj ĝi, aliflanke, konfirmiĝis en la Paderborna eksperimento kaj en postaj pluaj esploroj faritaj en Italio. Por lernantoj, kies gepatra lingvo estas la germana, kaj kiuj en la mezlernejo kutime lernas la anglan kiel unuan fremdan lingvon, la Paderboma eksperimento havigis tri ĉefajn rezultojn. 1. Lernantoj, kiuj en la elementa lernejo ne partoprenis en LOI, bezonas ĉ. 35%jn pli da tempo por atingi la kutiman nivelon ol lernantoj ricevintaj dum (T =) 2 jaroj la LOI-n; kaj ili bezonas 20%n pli da tempo kompare kun la lernantoj partoprenintaj dum nur (T =) 1 jaro en LOI. Do: LOI okazanta dum la indikitaj daŭroj T kaŭzas ĉe germanlingvaj lernantoj por la instruado de la angla lernplifaciligon je 35% resp. 20% danke al la tiel nomita „latenta transfero”, do laŭ la transferfaktoro k = 1,35 resp. k = 1,20. Alie kalkulite: 160 horoj da LOI ŝparigas en la posta lernado de la angla lingvo ([k-1]/k = 0,35/1,35 do:) ĉ. 26%n; pro ĉ. 80 horoj da LOI la ŝparo estas ĉ. 17% (Bildo 1). 2. Rilate al la kvanto da instruhoroj pri la angla lingvo antaŭvidata en la instruplanoj de la mezlernejo, la maksimuman utilecon havigas proksimume 100 instruhorojn ampleksa LOI, se oni kalkulas surbaze de du supozoj (alikaze LOI montriĝas eĉ pli avantaĝa): (a) Oni atribuas neniom da valoro al la tiel akiritaj ILo-konoj pro si mem. (b) La konsiderata lernplifaciligo (transfero) koncernas nur la instruadon de la unua etna lerneja fremdlingvo. La transfero tamen estis mezurita ankaŭ rilate la instruadon de la gepatra lingvo, kaj la lernado de la planlingvo ILo provokas ankaŭ pli grandan intereson pri la eŭropaj lingvoj, pri iliaj portantaroj kaj ties landoj, kio montris pozitivan influon ankaŭ al la lernado de geografio. 3. La cititaj tempo-ŝparoj empirie eltrovitaj estas averaĝaj valoroj validaj por lernejanoj de la (malplej postulema) ĉeflerneja branĉo de la mezlernejo. Ĉe lernantoj de la (pli postulemaj) branĉoj reallerneja aŭ eĉ licea la transfero estas malpli granda. Male ĝi estas aparte granda ĉe tiuj ĉeflernejanoj, kiuj tre malfacile lernas fremdajn lingvojn (la „kurso B”). Kiel ĉiu pedagogia apogo ankaŭ LOI do helpas unuavice al tiuj, kiuj malfacile lernas. La ĉi-supraj rezultoj de la Paderborna Eksperimento kaj de pluaj postaj esploroj, same kiel la teorio de la Lingvo-Orientiga Instruado, estis inter

IPR 14/17

— página 8 del PDF —

1975 kaj 1992 – pli detale ol ĉi tie eblus – prezentataj, teorie eksplikataj kaj pritaksataj en multnombraj publikaĵoj en la germana kaj en aliaj lingvoj. (La plej grandan parton de ĉi tiuj laboraĵoj kaj ankaŭ rilatajn tekstojn pri lingvo-politiko kaj interlingvistiko represigis 1993 V. Barandovská en sia fontarkolekto Kybernetische Pädagogik / Klerigkibernetiko. Pluaj originalaj tekstoj troviĝas precipe en la kvaronjara revuo GrKG/ Humankybernetik.) La akiritaj empiriaj kaj teoriaj rezultoj ebligas pravigi la jenajn klerigpolitikajn rekomendojn. I. En ĉiuj eŭropaj elementaj lernejoj okazu en la tria kaj kvara lerneja jaro Lingvo-Orientiga Instruado – anstataŭ (sur ĉi tiu ŝtupo tro frue!) jam instrui etnan fremdlingvon; aŭ LOI almenaŭ estu ofertata kiel alternativo al la tie paralele jam ofertata, frua fremdlingvo-instruado. Se oni en la elementa lernejo neniom da tempo povas disponigi al fremdlingvo-instruado, tiam LOI okazu dum proksimume 100 instruhoroj komence de la mezlernejo, antaŭ la komenco de la kutima fremdlingvo-instruado (Bildo 2). p

erreichte Kompetenz in der ersten ethnischen Schulfremdsprache kompetenteco atingita en la unua etna fremdlingvo

bisher erreichtes Niveau normale atingita nivelo

(SpOU) (LOI) 100 Schulstd 100 lernhoroj

T

Sekundarstufe I mezlernejo

Lernzeit tempo

t D

Bildo2: La „kromvojo” tra lingvo-orientiga instruado dum ĉirkaŭ 100 lernejaj horoj deprenataj de la ĝisnuna fremdlingvo-instruado de la mezlernejo rezultigas pli bonan finan kompetentecon – aŭ la tradician kompetentecon pli frue.

IPR 14/18

— página 9 del PDF —

II. La lernejanoj de la mezlerneja ĉefbranĉo, kiuj post sesmonata instruado de etna fremdlingvo montras nur ekstreme malgrandajn progresojn („Bkurso”), estu liberigataj de ĉi tiu fako. Ili akiru anstataŭe kontentigan komunikadkapablon en ILo per konforma instruado daŭriganta la LOI-n, kiu antaŭe estis nur propedeŭtikcele donita. III. Al ĉiuj ceteraj lernantoj oni devus doni en la mezŝtupa lernejo aŭ sur la sekvanta gimnazia ŝtupo la eblon, krom la lernado de almenaŭ 2 fremdaj eŭropaj etnolingvoj (plirapidigita danke al LOI), libervole partopreni en progresiga ILo-kurso, por rapide atingi plenan komunikan kapablon en tiu lingvo, nome perfektecon ankaŭ en la aktiva uzado de ĝi, kio por etnaj fremdaj lingvoj estas nur escepte atingebla pere de la lerneja instruado. Tiuj ĉi rekomendoj devenas – unuflanke – de la teorie kaj empirie pravigitaj ekkonoj: a) pri la lernfacileco sen perdo de esprimpovo akirita por ILo, ĉar ILo estas evoluigita kiel simpla, regula kaj modula planlingvo, kaj b) pri la lernplifaciligo kiel efiko de la propedeŭtika instruado de ILo (kiel fremdlingvo-modelo pedagogie taŭga ĝuste pro tiuj trajtoj) favore al la senpere sekva, plirapidigita lernado de fremdaj etnaj lingvoj. Aliflanke la tri supraj rekomendoj fontas el la kreskinta kaj sendube por pli kaj pli da eŭropanoj plukreskanta utileco (se ne jam nun ekestinta neceso), diversajn eŭropajn fremdlingvojn (ĉefe la anglan, la francan kaj la germanan same kiel – en landlimaj regionoj – ankaŭ la najbaran lingvon) almenaŭ kompreni, pli bone kapabli per ili kontentige komuniki, sen neglekti pro tio aliajn lernejajn instruaĵojn. Se oni sekvos tiujn tri konsilojn, oni krome akiros avantaĝon ankaŭ por la estonta Eŭropo-politiko. Ĉar tiamaniere oni por ĝi ja havigas rimarkindan (ĉar neŭtralan) opcion (alie probable nur utopian) por politika decido, pli aŭ malpli frue farendan sendepende de la lingvo-pedagogiaj pripensoj ĉi tie disvolvitaj, nome decido pri oficiale enkondukenda, komuna eŭropa interkompreniĝlingvo. Prof. Dr. Helmar FRANK2, Institut für Kybernetik / Universität Paderborn & Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino 2

Jen ligoj al Vikipedio kaj Panteono de Edukado net, kun informoj pri la ĵus forpasinta aŭtoro: http://eo.wikipedia.org/wiki/Helmar\_Frank, http://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=55\&s=4c3109e9f4d31ad3543b2e7edea6f1d8

IPR 14/19

— página 10 del PDF —

Pri la lernhelpa efiko de Esperanto Oni lernas plej agrable, rapide kaj efike per modelo. Jen ekzemploj: Garaĝisto lernas, kiel aspektas motoro, pere de motoro plasta, nefunkci-kapabla. En kemio oni lernas, kiel aspektas la molekuloj, ludante permane kun plastaj molekuloj, kie la atomoj estas koloraj kugloj kaj la interatomaj ligoj estas bastonetoj. En anatomio la baldaŭaj kuracistoj disponas je korpo nekarna, kiun ili povas observi, malmunti, remunti, priskribi tuŝante kaj movante la diversajn organojn. Same okazas pri lingvoj. Esperanto ludas la rolon de modelo. Nun ni vidu, kiajn ecojn lernmodelo havas: SIMPLA ĝi devas esti. Porlerna korpo por kuracistoj ekzemple ne havas harojn. KOMPLETA, PERFEKTA ĝi devas esti. Kuracistoj, kvankam ili vidos malsanajn, mankohavajn aŭ eĉ amputitajn korpojn, lernas pere de kompleta, perfekta, normala korpo. DISERIGEBLA ĝi devas esti. Por lerni bone, iu persono devas povi permane malmunti, remunti, vidi precize la lokon de ĉiu parto de la tuto. La garaĝisto povas malmunti la motormodelon, kemiisto povas malmunti la molekulojn kaj remunti ilin por montri, ke li/ŝi majstras la taskon. Tiu laboro postulas uzon de diversaj sensoj kaj muskoloj, kaj okazas en tri dimensioj. Plie ĝi povas ripetiĝi iks-foje tra la tempo.

IPR 14/110

— página 11 del PDF —

Nun finiĝas la komparo. Tiuj modeloj ne funkcias. Neniam plasta lerncela korpo ŝvitos aŭ digestos. Neniam plasta molekulo ligiĝos al alia molekulo por fariĝi nova substanco. Neniam tia ekzercocela motoro tiros ion ajn. ESPERANTO ESTAS SIMPLA, PERFEKTA KAJ DISERIGEBLA, kiel bona lerncela modelo. Post lernado de Esperanto iu persono aliros al la lernado de alia lingvo kun plej taŭga preparfazo. Li aŭ ŝi malkovras per Esperanto la bazajn erojn kaj ecojn de iu lingvo. Tiu lernado de Esperanto okazas en pozitiva etoso, ĉar ne okazas bremsoj en la momento de lernado de esceptoj. La lernado estas plezuriga, kuraĝiga. La lernanto povas fidi la regulojn. Tio kaŭzas ĝojon. Tiu suna psikologia aspekto favoras la lernadon, ĉiuj scias tion. Plie Esperanto funkcias kiel lingvo. Esperanto estas kaj modelo kaj funkcianta lingvo. Per ĝi oni povas verki tekstojn, poemojn, teatraĵojn, diri amdeklaron, sakri aŭ insulti. La tri ecojn de lerncela modelo mi eksciis tra Doktoro Helmar FRANK. Mi ŝatus aldoni aspekton aŭditan de la psikologo Claude PIRON. Laŭ Piron lernanto de nova lingvo devas distanciĝi de sia unua lingvo, de sia denaska lingvo. Tio estas tikla momento, ĉar ĉiu homo ricevas sian denaskan lingvon, siajn denaskajn lingvojn en sia lulilo kune kun la rideto de siaj patro kaj patrino. Se infano kutimas diri „tree” kaj subite devas nomi tiun kreskaĵon „arbo”, tio estas giganta ŝanĝo, ŝoko. Iu homo ligiĝas forte al sia lingvo. Se la lingvoinstruisto malpermesas al siaj lernantoj la uzon de ilia denaska lingvo, tio estas pedagogia tekniko, kiu povas vundi la lernantojn pro la forta ligo inter ili kaj ilia lingvo. Se la lernota lingvo estas E-o, tiu distanciĝo okazas en plej agrabla maniero pro la regulaj ecoj de nia lingvo, pro la fakto, ke la lernanto povas FIDI la sistemon de la lingvo. Mireille GROSJEAN, fremdlingvoinstruisto dum 38 jaroj

Juna Amiko pretas veni al vi. Invitu ĝin! Abonu!

IPR 14/111

— página 12 del PDF —

Dankon, Helmar Frank! Kion esperantistoj ŝuldas al li. Apenaŭ kelkaj fakuloj scias, ke pri la lernfaciliga valoro de E-o jam parolis en 1908 unu el la unuaj verkistoj en E-o, Antoni GRABOWSKI. Fakte en la jaroj 1908-1914 Grabowski respondecis pri la unuaj E-kursoj en kelkaj lernejoj en Varsovio. En artikolo en 1908-a li priskribis la ecojn de E-o por enkonduki al la studo de la franca kaj de la latina, kio ŝajnis tre stranga al la tiutempa publiko. Sed ĉiuj esperantistoj scias, ke Helmar FRANK estas la homo, kiu enkondukis en la Esperanto-mondon la koncepton pri Esperanto kiel lernfaciliga lingvo por lerni poste aliajn lingvojn. Pri tio, ke oni uzis por tiu koncepto la timindan grekan vorton ‘propedeŭtikeco’, ne kulpas H. Frank, kiu daŭre uzis la kunmetaĵon en Esperanto ‘lern-facil-ig-‘. Fakte la uzo de tiu ideo por altiri homojn al lernado de Esperanto estas la granda donaco de H. Frank al nia movado. Frank studis matematikon, fizikon kaj filozofion en Stuttgart, Tübingen kaj Parizo de 1951 ĝis 1958. De 1961 ĝis 1963 li laboris en kibernetika esplorgrupo gvidata en Karlsruhe. Tiam Frank iniciatis la unuan germanan konferencon pri programita instruado kaj instru-aŭtomatoj. Poste la pedagogia universitato de okcidenta Berlino vokis lin kiel profesoron al kibernetika katedro. En 1984 li fondis tie la Instituton pri Kibernetiko kaj akceptis en 1972 vokon al la (tiutempe fondota) universitato de Paderborn. Dum kelkaj jaroj Frank estis estrarano de la kibernetika asocio Association Internationale de Cybernétique (AIC) kaj konvinkis ĝian prezidanton, ke Esperanto estu tria lingvo (apud la franca kaj la angla) ĉe la AIC-kongresoj. Pro siaj meritoj Frank ricevis la unuaklasan meritkrucon de la Federacia Respubliko Germanujo kaj en la Esperanto-mondo oni elektis lin Esperantisto de la Jaro 2004. H. Frank, do, estis jam konata kiel sciencisto pri kibernetika instruado en neesperantistaj rondoj tra Eŭropo, kiam li ekaktivis pri Esperanto.

IPR 14/112

— página 13 del PDF —

Li, tamen, vivis en lando kaj en tempo en kiu la ĉefa problemo estis la lernado de la angla. Pro tio Frank estis devigata evoluigi teorion, kiu pravigus la uzon de Esperanto por posta lernado de la angla. Lia modelo estis prezentita en tre rafinite matematika maniero, kiu kovris la bazan ideon pri ŝparo de tempo per dediĉado de la unua periodo al lernado de Esperanto kaj nur poste de la angla. Frank profitis sian universitatan pozicion en la universitato de Paderborn por lanĉi en la 70-aj jaroj ambician programon, kies nomo estis „Lingva Orientado”. La praktika eksperimento, kiu okazis en tiu kadro, estis instruado de E-o antaŭ ol instruado de la angla al klasoj en la unuagradaj lernejoj (tria kaj kvara jaroj) en la lernejoj de la germana landoparto Niedersachsen. Entute partoprenis 556 lernantoj, kiuj lernis E-on (parto dum unu jaro kaj parto dum du jaroj) antaŭ ol lerni la anglan. Oni mezuris la konon de la angla fine de la 5-a kaj 6-a jaroj kaj oni komparis la rezultojn kun tiuj de kontrol-klasoj, kiuj ne estis lernintaj E-on. Laŭ H. Frank la rezultoj montras pli grandan konon de la angla je 20% aŭ 30% depende de la longeco de la tempo, en kiu la infanoj lernis Esperanton antaŭ ol lerni la anglan. La rezultoj estas efektive atentindaj en si mem. Al tiuj oni aldonu, ke la lernintoj de Esperanto havas ankaŭ pli grandajn prilingvajn kapablojn pri la germana mem. H. Frank kaŭzis sensacion en la Esperanto-mondo per ĉi tiuj tre favoraj rezultoj kaj certe la granda interesiĝo pri la lernofaciliga valoro de E-o en la lastaj jardekoj de la pasinta jarcento estas rekta merito de H. Frank mem. Ni aldonu la fakton, ke H. Frank havis grandan personecon kaj ke li estis tre aktiva ankaŭ ĉar li estis la kreanto de tuta movado ĉirkaŭ universitata instruado kaj Esperanto. Li estis prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj: AIS – San Marino, kiu kunordigis la utiligon de Esperanto por instruado universitatnivela. Laŭ la ideoj de H. Frank oni daŭre aplikis tiun esplor-modelon, kaj laŭgrade oni komencis esplori ankaŭ pri la efikoj de la lernado de Esperanto al la ĝenerala kompreno pri la funkciado de lingvoj, al la tiel nomataj prilingvaj kapabloj (metalingvaj kapabloj, laŭ la greka dialekto de Esperanto). Oni devas konsideri, ke intertempe en eŭropaj lernejoj, pli en iuj landoj kaj malpli en aliaj landoj, oni ne instruas teoriajn konceptojn pri gramatiko same intense kiel oni faris antaŭ 50 jaroj, tiel ke infanoj apenaŭ komprenas la malsamecon inter, ekzemple, adjektivoj kaj adverboj.

IPR 14/113

— página 14 del PDF —

Konklude la rolo de Frank por popularigi inter esperantistoj la koncepton, ke oni utiligu la lernofaciligan valoron de Esperanto por proponi instrui ĝin en lernejoj, estis giganta. Kvankam ILEI subtenis tion, ne estas duboj, laŭ mi, ke la plej granda merito estas tiu de Frank. Ne temas pri malgranda merito, se oni pensas, ke en tiu periodo la eŭropaj esperantistoj renkontis ĉiam pli da malfacilaĵoj proponi la instruadon de Esperanto al homoj, kiuj ĉefe volis lerni la anglan. Se mi rajtas fini per persona rimarko, li estis unu el tiuj homoj kun giganta personeco, kiuj de tempo al tempo aperas en difinitaj medioj kaj transformas tiujn mediojn. Li estis homo kun vizioj kaj estis tre plaĉe rilati kun li sur la hejma nivelo. Mi volas nur memori por mia propra plezuro konversaciojn kun li pri la estonteco de Esperanto kaj de la mondo en liberaera tablo de kafejo en Karlovo, Bulgarujo, en printempo. Dankon, Helmar! Renato CORSETTI, <renato.corsetti@virgilio.it>, Italio

Profesoro Helmar Frank kaj la espero konigi al neesperantistaj fakuloj la valoron de lia verkado Nia kara profesoro Helmar FRANK ne plu estas inter ni. Li forpasis, kiel Ivo LAPENNA, en tiu tre speciala, unika tago por esperantistoj, la 15a de decembro. Dum pluraj jardekoj Helmar FRANK verkadis pri diversaj temoj rilate edukadon, lingvojn kaj aliajn esplortemojn, kaj, kiel ni scias, unu el tiuj temoj estas Esperanto. Se ni kalkulas la nombron de liaj verkoj dum la 1960aj, 70aj, 80aj kaj 90aj jardekoj, ni atingos pli ol 400! Tio estas impona cifero, preterpasata de nur ege malgranda minoritato de eminentaj sciencistoj kaj esploristoj. Nun ni povas nur esperi, ke venontece aliaj fakhomoj, iel sekvante la paŝojn de Doktoro Frank, komencos serioze kaj science studi la fenomenon de la lernado de Esperanto kaj ĝian rilaton kun la lernado de aliaj fremdlingvoj. La merito de Frank ne estas, ke li pruvis, ke la lernado de Esperanto plifaciligas la akiradon de aliaj lingvoj, sed ke li provis montri tion, serioze, eksperimente, rigore, science.

IPR 14/114

— página 15 del PDF —

Profesoro Frank laboris kaj esploris en la fako kibernetiko, ne en la fako dua lingvo-akirado. La distingo estas grava. Kibernetiko, bedaŭrinde, ne estas bone konata en la profesia mondo de dua lingvo-akirado, kaj ankaŭ ne en la mondoj de dua lingvo-lernado kaj de lingvo-instruado. Tiu konstato dolore kompreniĝas, se ni trarigardas unu el la ĉefaj studoj de la fako dua lingvo-akirado, la ampleksan verkon „The Study of Second Language Acquisition” (La Esplorado pri Dua Lingvo-Akirado) verkitan de Profesoro Rod ELLIS. En tiu granda libro ne estas menciata eĉ unu verko nek unu verketo nek unu scienca prelego pri kibernetiko kaj ĝia apliko al lingvoinstruado. Ne eĉ unu. Tamen la bibliografio de tiu scienca libro estas tre longa, kun ĉirkaŭ 2000 verkoj pri lingvo-akirado. La laboro de Helmar FRANK, en la profesia mondo de lingvo-akirado, estas kiel la arbo, kiu falis en arbaro, sed neniu estis apud tiu arbo por vidi, aŭdi kaj memori ĝin. Do, Doktoro Frank kaj liaj verkoj ne estas vidataj, aŭdataj aŭ memorataj ĝuste de la homoj, kiuj povus interesiĝi pri lia laboro: la fakuloj pri dua lingvolernado, fremda lingvo-lernado, unuvorte, dua lingvo-akirado. Profesoro Ellis en sia libro skribas pri plej diversaj temoj, sed ne pri kibernetiko. Li havas ĉapitrojn kaj subĉapitrojn kun rilato al psikologio kaj lingvo-akirado, sociologio kaj lingvo-akirado, antropologio kaj lingvoakirado, lingvotestado, kulturo kaj lingvo-akirado, motivado kaj fakte DEKOJ da aliaj temoj kaj subtemoj, sed, verŝajne, laŭ tiu eminenta esploristo pri lingvolernado, kibernetiko ne ludas rolon. Tio estas bedaŭrinda por ni esperantistoj, kiuj volus ekkonigi la nocion propedeŭtikon, alivorte, lernfaciligecon de Esperanto al la centoj, eĉ miloj da esploristoj kaj aliaj fakuloj en niaj universitatoj, kiuj okupiĝas pri lingvo-akirado kaj lingvolernado. Se fakuloj kaj spertuloj en la profesiaj fakoj, kiuj okupiĝas pri dua lingvo-akirado, ne agnoskas la laboron kaj konkludojn de Frank, malfacile ni povas proponi tiun ideon politike, eduke kaj populare. Niaj bonaj ideoj restas enŝlositaj en verda ĉambro. Ĉu restas iom da espero por diskonigi la verkojn de Frank al neesperantista mondo? Ĉu estas konkretaj agoj, kiujn ni povas fari? Kiujn paŝojn ni povas fari por ekkonigi kaj disvastigi la pensojn de Profesoro Frank? En la sekvaj alineoj mi provos skizi tri ideojn, tri paŝojn, kiuj eble helpos al ni pli bone komenci montri la Esperantan flankon de la esplorado de Helmar FRANK. Unu bona paŝo estus komenci fari ligon inter la mondo de Esperantoinstruado kaj la instruado de aliaj lingvoj. Tion ni certagrade nun havas

IPR 14/115

— página 16 del PDF —

danke al la laboro de Katalin KOVÁTS kaj de tiuj, kiuj laboras kun la KERsistemo de lingvotestado. La partopreno de Zsófia KÓRÓDY en la ALTEkonferenco ankaŭ estis bona, ekstera ekpartopreno. Tiaj kunrilatoj kun la profesia mondo estas bonaj ekpaŝoj: ni flegu ilin. Alia paŝo por diskonigi la verkaron de Frank estus priatenti tion, kio okazas en profesiaj asocioj pri lingvo-instruado. Unu el tiuj asocioj, kun pli ol 20 000 membroj, estas TESOL por la instruistoj de la angla lingvo (Teachers of English as a Second Language, Esperante: Instruistoj de la Angla kiel Dua Lingvo, Fremdlingvo). En tiu asocia kadro okazas ĉiutage diskutoj pri la plej diversaj temoj, kiuj rekte rilatas al lingvo-instruado kaj lingvo-lernado. Dum la okdekaj jaroj mi mem estis membro de TESOL kaj ankaŭ de tri aliaj profesiaj asocioj pri lingvo-instruado. Tiutempe mi ofte menciis Esperanton al lingvo-instruistoj kaj lingvo-esploristoj. En tiu medio mi trovis neniun profesiulon, kiu primokis Esperanton. Mi scias, aldone al tiu bona novaĵo, ke probable estas almenaŭ kelkaj esploristoj, kiuj volonte studos temojn rilate al Esperanto. Tamen, ni esperantistoj devas fari la paŝon prezenti nin al ili. Prezenti nin, sed NE kun ia altrudema celo disvastigi Esperanton, sed kun la celo pli bone kompreni la fenomenon „dua lingvo-akirado”. Ni parolu al ili, sed antaŭ ĉio, ni aŭskultu ilin, kaj kune ni ekvidu novajn perspektivojn pri lingvo-lernado. Tria paŝo, kiu povas helpi ekvidigi la rilaton inter Esperanto kaj lernigfacileco, estus provi daŭrigi la esploro-laboron de Profesoro Frank. Ni faru eksperimentojn pri la lernado de Esperanto, kaj poste provu publikigi la rezultojn de tiuj studoj en NE-Esperantaj revuoj. Mi ne parolas ĉi tie pri la revuo Language Problems and Language Planning, kvankam tiu revuo estas tre bona ekzemplo de unu maniero eniri en la mondon ekster Esperantujo. La propedeŭtika valoro de Esperanto estas temo por lingvoinstruistoj, lingvo-testantoj, tio estas, la kontribuoj de Helmar FRANK meritas vidiĝi en la pedagogia kaj didaktika mondo. Mi ne parolas pri teoria lingvistiko. Eĉ Noam CHOMSKY, la eminenta lingvisto kaj filozofo de MIT, ne kredas, ke lia laboro en teoria lingvistiko estas praktike aŭ rekte utiligebla en la mondo de lingvo-instruado. La laboro de Profesoro Frank estas tre valora por nia lingvo, kaj kvankam liaj esploroj ne pruvas (en la fako dua lingvo-akirado ne ekzistas ĝeneralaj pruvoj, ekzistas nur provizoraj teorioj), ke Esperanto havas propedeŭtikan efikon, liaj eksperimentoj faras bonan bazon por posta esplorado, diskutado

IPR 14/116

— página 17 del PDF —

kaj konstruado de novaj teorioj. Estas bedaŭrinde, ke spite al la centoj da verkoj de Frank, tiu granda laboro ĝis nun ne tuŝis la profesian mondon de lingvo-instruado, kiel vidiĝas supre en la bibliografio de Doktoro Ellis pri lingvo-akirado. Estas bona momento pensi, kiamaniere la Esperantomovadoj, la instruistoj kaj instruantoj povas fari pli bonan ligon kun profesiaj lingvo-instruistoj kaj lingvo-esploristoj. La laboro de Esperantic Studies Foundation estas laŭdinda, sed estus bone vidi pli da provado ekkontakti la profesian mondon de lingvo-INSTRUADO. La subtemo lernfaciliga valoro de lingvo ankoraŭ ne eniris en la diskutotemojn kaj esplorotemojn de la fako lingvo-akirado. Prezenti la verkojn de Helmar FRANK al la fako SLA (Second Language Acquisition: Dua-Lingva Akirado) estus bela paŝo honore al Helmar FRANK. Labori tiel ankaŭ estos bona paŝo por helpi pliprofesiigi nian asocion ILEI. Nia asocio de instruistoj meritas esti profesia asocio, de kiu instruistoj, instruantoj kaj lingvo-esploristoj tra la tuta mondo povas ĉerpi novajn ideojn, kiuj helpos kompreni lingvo-instruadon, kaj kiamaniere oni povas plifaciligi la lernadon de fremdlingvoj. Mi pensas, ke profesoro Helmar FRANK eble konsentus kun ni pri tio, ke tiu tre verda arbo en la mezo de la bunta arbaro vidiĝu kaj aŭdiĝu. Dennis KEEFE, <keefeinchina@gmail.com>, Ĉinio

Refari la paderbornan eksperimenton… Mireille GROSJEAN respondas al Dennis KEEFE Certe indus, endus refari la eksperimenton. Sed kiel? Nepre ni pripensu pri farmaniero, kiu ne estus kontestebla de la ekstermovadaj fakuloj. Celante tion, ni nepre devus 1. Arigi mil aŭ pli ol mil lernantojn por instrui al ili unue E-on. Sub mil iu eksperimento estas senvalora en statistikaj medioj. 2. Lertigi sufiĉe da instruistoj de E-o por instrui al tiuj klasoj. 3. Arigi mil aŭ pli ol mil lernantojn, kiuj ne ricevos instruadon de E-o (kontrolgrupo). Sen kontrolgrupo iu eksperimento estas senvalora en statistikaj medioj.

IPR 14/117

— página 18 del PDF —

4. Arigi dufoje mil aŭ pli ol mil lernantojn de la sama denaska lingvo, kiu povus esti ekzemple la franca. Tiam oni povus arigi klasojn en Belgio, Francio, Svislando, Kanado, Togolando, Benino, Senegalo, … La kontrolota lernado estu ekzemple la akiro de la angla lingvo. 5. Trovi ekstermovadan instancon, establon, kiu sekvu, analizu kaj taksu la eksperimenton. Legante tion, ni tuj povas konstati, ke en Paderborn siatempe la nombro de lernantoj estis sub mil kaj la kontrola instanco estis la kibernetika instituto mem. Nun: ĉu nova tia eksperimento estu ĉefa celo de ILEI ĝuste nun? Kiel meti prioritatojn? Kio plej urĝas por ILEI, por ĝiaj homfortoj, por ĝiaj monrimedoj, por ĝiaj gvidantoj kaj membroj? Jen la demando.

Esperanto por liberigi la parolon Jam de jaroj, ni scias, ke Esperanto faciligas la lernadon de alia lingvo. Prof. Dr. FRANK el la Kibernetika Instituto de Paderborn (Germanio) kaj Claude PIRON el Svislando brile argumentis, ke se lernado de iu ajn fremda lingvo ebligas elkodigi sian lingvon, Esperanto ebligas rekodigi novan lingvon tute regule, ĉar ne estas esceptoj. Tiel la lernanto troviĝas en la loko de infano, kiu lernas sian gepatran lingvon kaj emas reguligi ĉion. Ni ĉiuj havas pretajn ekzemplojn: lernantoj de la franca diros „nous faisons, vous faisez, ils font” dum necesas diri „vous faites” (verbo „fari”); kolego, kiu instruis E-on al postrestantaj infanoj, kiuj en unu jaro estis lernintaj du lecionojn en la angla, konstatis, ke tiaj lernantoj ne nur lernis (parte) Esperanton pli rapide, sed ankaŭ finfine komprenis, ke „vous êtes” (vi estas) apartenas al la sama franca verbo, kiel „je suis, nous sommes” (mi estas, ni estas) kaj tiel feliĉigis ankaŭ la instruiston de la franca lingvo! Provleciono al junaj francaj lernantoj (vidu la artikolon de Michel DECHY en IPR 13/3) plezurigas ilin, ĉar ili tuj povas uzi Esperanton. Mi mem faris ĉe 9-jaruloj, kiuj tre rapide ludis kun la verboj (la problemo estis trovi la ĝustan francan konjugacian formon!), ankaŭ kun -ino kaj -ido. Kiu kapablas el „sanglier” (apro) trovi „laie” (aprino) kaj „marcassin” IPR 14/118

— página 19 del PDF —

(aprido), ne parolante pri „apridino”, kiu ne ekzistas en la franca? Psike, estas plezuro senti sin kapabla. Mi scias, ke en Francio, du prizorgantinoj en kuraclernejoj por psike malsanaj infanoj faris esplorlaboron pri tio kaj konstatis, ke en E-o la infanoj sentas sin pli liberaj kaj fortaj. Libere sin esprimi Denove permesu, ke mi revenu al persona sperto. Dum Festo de la Placoj en mia urbeto, haltas junulo ĉe la budo, signas, ke li ne parolas kaj iras hejmen. Li revenas kun kajero kun skribitaj demandoj. Ni sekve supozis, ke li estas surdulo. Tamen, kiam alia demandas, kiel oni diras „Merci”, ni respondas „dankon”. Tiam la junulo diras „Kiel en la germana”. Ni konkludas, ke li estas nek surda, nek muta kaj donas al li la kalendareton de JEFO kun deko da simplaj frazoj kaj esprimoj. Post dek minutoj tiu junulo revenas, kaj parolas al mi EN ESPERANTO dum deko da minutoj, nur surbaze de tiu kalendareto kaj klarigas, ke li suferas pri aŭtismo (malsano Asperger) kaj komunikas kun bestoj (li diris „animaloj”) ne kun homoj … Mi restas senvoĉa! Ĉiu el ni (escepte de la malmultaj denaskuloj) lernis Esperanton, ĉu dum juneco, ĉu dum emeriteco, kaj konas la malfacilecon alparoli homojn. Sekve kun pacienco kaj bonvolemo, ni pretas aŭskulti kaj kuraĝigi komencantojn. Mi memoras ŝafiston el Andoj, kiu estis lerninta E-on en sia montaro kaj konis nur la enhavon de la lernolibro, sed li parolis al mi pri sia vivo surbaze de la desegnaĵoj kaj simplaj frazoj de la lernolibro. Tio donas memfidon al la homoj. Kiam mi instruis en mezlernejo la rusan, mi gvidis ankaŭ Esperantokurson. Vizitis ĝin iuj el miaj lernantoj. Unu estis tre timema kaj ne intervenis en la klaso, kion riproĉis miaj kolegoj pri historio aŭ franca lingvo. En decembro, li komencis interveni en la kurso pri rusa lingvo, poste pli kaj pli en la aliaj kursoj kaj la ŝanĝon notis ĉiuj el miaj kolegoj. Esperanto pro sia reguleco kaj facileco ne timigis lin erari (en la franca lern-sistemo, oni ĉefe notas la erarojn, ne la bonajn respondojn), sekve li akiris memfidon kaj kapablon mem interveni por doni respondon aŭ sian opinion. Ĉu mi povas tion konkludi el la okazo, ke mi renkontis lin hazarde en trajno, li dankis min kaj diris, ke li iĝis …deputito!

IPR 14/119

— página 20 del PDF —

Se mi konstatas, ke E-o helpas al pliprofundiga kono de sia gepatra lingvo, ĝi ankaŭ helpas lerni rapide fremdajn lingvojn, kiel ekz. la francan. Lernanto (mi konas polojn aŭ ĉinojn, kiuj lernis la francan en tri monatoj!) jam konas „etapon” en la lernado: la alfabeto estas latinida, multaj radikoj similas. En aliaj lingvoj, verŝajne la problemo estas alia. Ĉu E-o helpas lerni la araban? Ĝis nun, laŭ miaj scioj, neniu studis la temon, eĉ se E-o estas fremda al neniu: ĉiu trovas konatan elementon, kiu ja faciligas parton de la studado. Ekz. arbaro = grupo da arboj. Por francoj, la radiko estas simpla „arb-”, sed logika ligo ne estas en lia menso inter „arbo” kaj „arbaro”, logiko tute kutima al japanoj, kiuj uzas la samajn tri ideogramojn. Instruisto, kiu konas plurajn fremdajn lingvojn, povas tuj diri: „Kiel en la rusa” (por granda parto de la gramatiko), „Kiel en la germana” (por kunmetitaj vortoj), „Kiel en la hungara” ktp. Teknike E-o favoras kaj rapidigas la lernadon de aliaj lingvoj. Sed ĝi ankaŭ malfermas la spiriton de la lernanto al la mondo kaj ĝiaj trezoroj: aliaj homoj, aliaj kulturoj, aliaj pensmanieroj. Kaj ĝi donas emon al rektaj kontaktoj. Renée TRIOLLE, <triolle.renee@wanadoo.fr>, Francio

Kiom internacia estas via vorto? – kompletigoj3 La programo „Kiom internacia estas via vorto? / How international is your word?”, kiu estis lanĉita en 2012, ĵus estis adaptita al la apero de ses novaj traduklingvoj en Guglo. Ili estas ĉiuj aziaj: la cebua, la java, la kmera, la laosa, la maratha kaj la mjaŭa lingvoj. Kiel konate tiu programo, ĉe www.esp-evoluo.org, helpas doni respondon al la demando, kiel apliki la 15an regulon de la Fundamenta Gramatiko. Ĝi prenas tiun regulon serioza, en kiu Zamenhof uzas la terminon „la plimulto de lingvoj”, kaj donas diversajn eblojn por interpreti la plimulton de la lingvoj statistike. 3

Vi trovas la unuan parton de tiu temo en IPR 2013/1 en paĝoj 12-15.

IPR 14/120

— página 21 del PDF —

Unua eblo estas la klasika: Kiuj lingvoj en la tempo de Zamenhof estis la „civilizitaj” lingvoj? Tiam oni atingas liston da sep aŭ ok lingvoj, supozeble du ĝermanaj, du slavaj kaj du aŭ tri latinidaj. Se kvar el tiuj lingvoj enprenis iun ’fremdan vorton’ el sama fonto, la vorto povas senĝene (sed post pripensita adapto al la Esperanta ortografio) esti uzata en Esperanto. Dua eblo estas konsideri ĉiujn eŭropajn lingvojn, kiuj estas denaske parolataj de minimume tri milionoj da homoj. Ili estas 28 kaj la plimulto do estas 14 (aŭ pli, se vi volas). Ĉar tia egaligo de ĉiuj lingvoj, de la litova al la franca kaj de la hispana al la dana ŝajnas nejusta kaj arbitra, valoras esplori la taŭgecon de tute kontraŭa opcio: pesi la gravecon de ĉiuj lingvoj laŭ ilia nombro de denaskaj parolantoj. Por Eŭropo tio ŝajnas akceptebla ideo, ĉar la eŭropaj mondlingvoj (angla, franca, hispana, portugala) tiam pezas laŭ siaj nombroj da denaskaj parolantoj en Eŭropo kaj la angla okupos dominan pozicion. Kontraŭe, la rusa havas la plej grandan pezon: 116 000 000 kaj poste la germana: 84 432 210. (Nombroj de denaskuloj povas esti eksdataj aŭ ne-precizaj.) Tria eblo estas la plej radikala: konsideri ĉiujn lingvojn en la mondo kun minimume tri milionoj da denaskaj parolantoj (pluraj kunigitaj en tiel nomata „makrolingvo”, ekz. la ĉina). Ili estas, klasite laŭ kontinento de origino, 90 en Azio, 42 en Afriko, 36 en Eŭropo kaj 5 en Ameriko. Tiuj nombroj estas ankoraŭ nur teoriaj, ĉar la programo por kalkuli la gradon de internacieco dependas de la informoj de Guglo por kontroli, ĉu lingvo enprenis iun fremdan vorton kaj Guglo traktas, krom E-on, nur 65 lingvojn. El tiuj 65 rajtos 57, laŭ la radikala apliko de la 15a regulo, decidi pri la sorto de fremda vorto, ĉar enestas en „Gugl Translejt” ankaŭ eŭropaj lingvoj kun malpli ol 3 000 000 da denaskuloj. Ĉu la ĉina tiel ne decidos pri la internacieco de multaj vortoj? Ne, ĉar la ĉina estas denaske parolata de proksimume 20% de la tera loĝantaro. Aliflanke estas vero, ke „eŭropaj” vortoj tie malfacile povas gajni la plimulton, antaŭ ĉio, sen la helpo de parto de la 61% de la homoj, kiuj loĝas en Azio. Al tio estas du rimedoj: a) malaltigu la limon por akcepto de fremda vorto en Esperanto de 50% al ekz. 40%; b) pesu la valoron de lingvo ne laŭ la nombro de denaskaj parolantoj, sed laŭ la nombro de potencialaj triagradaj (universitataj kaj altlernejaj)

IPR 14/121

— página 22 del PDF —

studentoj. La signifo de potencialoj bezonas tro da spaco por ĉi tie esti eksplikita; mi donis al tiu kvanto la nomon „virtuala akademia valoro”. Por doni ideon de ĝiaj konsekvencoj: la ĉina havas proksimume 1 135 milionojn da ĉinlingvanoj kaj la angla 327 milionojn da anglalingvanoj, sed la v.a.v. de la ĉina estas „nur” 31,0 milionoj, dum tiu de la angla estas 23,4 milionoj. Kiel kreinto de la programo mi ĝis nun determinis la gradojn (Zamenhofan, eŭropan, tutmondan, kaj la du lastajn laŭ nombro da lingvoj, nombro de denaskuloj kaj v.a.v.) de internacieco pri 238 vortoj, ofte kun mirigaj rezultoj, ekz. ke la vorto arsenalo estas inter la tutmonde plej internaciaj vortoj. Mi rekomendas al la pacienculoj inter la legantoj elprovi la programon www.esp-evoluo.org. Trairi 57 lingvojn por unu vorto kostas al mi maksimume 15 minutojn. Al vi, je la unua fojo, supozeble duonan horon, sed se vi estas sufiĉe cifereca, vi certe ĝuos pri la metodaro kaj la ricevataj informoj. Sukcesa uzado via de la programo estos registrita kaj la rezulto – anonime – sendita al mia stokejo de gradoj de internacieco. Por demandoj kaj komentoj kontaktu johan.derks@gmail.com. Johan DERKS, <johan.derks@gmail.com>, Serbio

Ŝanĝiĝas la lerneja ritmo en Francio Kiam en 1865 la ministro Jules FERRY decidis, ke instruado estu ŝtata, senpaga kaj nereligia, la lernantoj parolis regionajn lingvojn sed zorge lernis en la franca, ĉar lernejo estis la „lifto” al pli bona socia kondiĉo kaj profesia promociiĝo. Nun Francio perdis sian unuan lokon kaj estas la lando, kiu plej multe elspezas por instruado sed havas la plej malbonajn rezultojn! Aldoniĝas la fakto, ke la diversaj ministroj deziras lasi sian nomon al reformo kaj ŝanĝas ion aŭ iom al la tuta strukturo, tiel, ke ne plu estas videbla la ĉefa celo „legi, skribi kaj kalkuli”. Diversaj premgrupoj puŝas al instruado de ekz. latina lingvo, fiziko, filozofio ktp., dependas de la momento. Krome oni ŝovas al la lernejo multon kiel ekzemple edukadon al ekologio, al paco, al trafiko, al homaj rajtoj ktp. Reformo en trejnado de

IPR 14/122

— página 23 del PDF —

instruistoj privilegias sciojn kaj ne pedagogion nek malkovradon de problemoj ĉe la infanoj. Problemoj: Se ni komparas kun Finnlando, kie la infano progresas laŭ sia propra ritmo, la franca sistemo privilegias la tutan grupon. Ĉiuj devas progresi samtempe, do aperas „falintoj”, kaj se tio okazas en la unua klaso, kiam infano ne kapablas lerni kiel legi aŭ skribi, lia tuta instruado estos katastrofa. Elektado okazas pro nekapablo aŭ nefavoro. Francio admiras Germanion, kie estas kompetentaj manlaboristoj, sed en Francio lernantoj direktitaj al „manlaboraj studoj” estas la malplej bonaj, des pli, ke en la diversaj instruataj fakoj neniu uzas la manojn. Malaperis brodado, trikado, kuirado, ĝardenado, elektroniko, eksperimentoj, lignaĵfarado; sekve infano nenion fabrikas per siaj manoj kaj ne eblas malkovri, kiu ŝatas kaj kapablas. La socitavoloj liveras hejman edukadon, lingvonivelon, kulturan kapitalon. Sekve infanoj el malaltaj socitavoloj, kiuj apenaŭ parolas minimuman francan (pli kaj pli da enmigrintoj) aŭ vivas en familio, kie oni ne legas literaturon, ne vizitas muzeojn, ne parolas pri „kulturaj” temoj estas forlasitaj. La „lifto” ne plu funkcias pro „indiferenteco al la diferencoj”. Oftas klasoj kun tro da lernantoj, tiel ke instruisto ne povas havi adaptitan pedagogion por ĉiuj lernantoj, kiuj ne sukcesas, ne progresas, naŭziĝas, forlasas la lernejon. Ĉar se ili ne sukcesas, oni proponas ankoraŭ pli da kursoj! Konklude: inter 15-jaruloj, unu el kvin jam restis duan jaron en la sama klaso (averaĝe en la mondo 13%) kaj la nombro de nesukcesantaj lernantoj altiĝis de 15% en 2003 al 20% en 2013 . Ŝanĝo de la ritmo en la unuagrada lernejo Ankaŭ la nuna ministro, Vincent PEILLON (pr. „vensan pejon”) volas plibonigi la sistemon kaj la rezultojn. Surbaze de statistikoj, li alvenis al la konkludo, ke francaj lernejanoj estas inter tiuj, kiuj pli longe studas en la lernejo (tage, semajne). Do por eviti, ke la infano tro longe lernu, ni ŝanĝu la lernejan ritmon. La infano vizitu la lernejon dum 4 tagoj kaj duono (la antaŭa ministro decidis pri kvar tagoj) kaj finos pli frue ĉiutage, laŭ la modelo de Germanio aŭ Sovetunio .

IPR 14/123

— página 24 del PDF —

Sed la ritmo de la gepatroj ne kongruas kun la ritmo de la infanoj. Laboras la patro kaj patrino, ne plu apudas avino. Sekve ne eblas liberigi la infanojn je la 3a posttagmeze, sed necesas zorgi pri ili ĝis la 5a. Kaj li faris reformon, kiu ŝovas al la urboj zorgi pri la eksterlerneja programo, proponante ludojn, sportojn, muzikon ktp. fine de la posttagmezo. Kia rezulto? Multaj urboj, ĉefe urbetoj aŭ vilaĝoj havas nek la monon nek la homojn por dungi „helpantojn”, kiuj instruos ekster la lerneja tempo, sed daŭre en la lernejo, proponante aktivaĵojn. Granda procentaĵo rifuzis enkonduki la ŝanĝon dum 2013-2014 sed nepre devos la venontan jaron. La kaĉo estas tia, ke asociaro faras enketon, ĉu la infanoj pli bone fartas, ĉu ili elturniĝas inter la aktivaĵoj. Ĉu ŝanco por E-o? Iuj vidis eblon instrui ĝin al lernantoj de la unuagrada lernejo; aliaj kiel mi, rifuzis, ne volante iĝi „gardisto de brutaro” sed pretas se E-o eniras pli larĝan pedagogian projekton pri „edukado al paco”, „enkonduko al interkulturo”, „lanĉilo al lingvo-instruado”. Renée TRIOLLE, <triolle.renne@wanadoo.fr>, Francio

Regula lerneja agado inter Herzberg kaj Góra Resumo okaze de la 20-jara ĝemelurba jubileo El nenio io, eĉ io grava kaj bona. Jen mallonga sed tre esprimriĉa frazeto, kiu bone montras la pasinton kaj la nunan staton de E-uzado por ĝemelurbaj kontaktoj inter Herzberg am Harz en Germanio kaj Góra en Pollando. Pasinto: la du urboj, Herzberg kaj Góra oficiale ĝemeliĝis en oktobro 1993. Tempo pasis, la rilatoj malfortiĝis, la iamaj iniciatintoj maljuniĝis. Inter ili estis kelkaj esperantistoj, sed ili aŭ forpasis aŭ perdis kontaktojn unu kun la aliaj. Nur en 2005 post interkonsento de la du urbestroj kaj aktiviĝo de Interkultura Centro Herzberg (ICH) komenciĝis nova etapo, en kiu gravan rolon ludis kaj ludas instruistoj kaj lernantoj. Ekago: la unuajn instruistojn por Góra lingve kaj metodike trejnis Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar, fakuloj de ICH, kaj poste instigadis la koleginojn ekagi en lernejoj proponante E-kurson en baz- kaj mezgradaj lernejoj. IPR 14/124

— página 25 del PDF —

Oficialaj vizitoj de ICH-aktivuloj al la lernejoj kaj al la urbodomo en Góra fortigis la lokan E-agadon. El tiu kunagado naskiĝis la E-klubo en la pola urbeto kaj ankaŭ la regule okazantaj Someraj Arbaraj Lernejoj (SALO). Ili estas ĉiujare organizataj aŭ en Herzberg aŭ en Góra kaj multe kontribuas al ekkono unu de la alia, al plibonigo de lingvaj kapabloj kaj al fortigo de amikaj rilatoj. SALO: Somera Arbara Lernejo estas kunferiumado de 12- ĝis 18-jaraj polaj kaj germanaj lernejanoj en somero, kiuj dum la tutsemajna programo intense lernas E-on sub gvido de spertaj E-instruistoj, kursgvidantoj kaj helpantoj. Pri la organizado zorgas ICH aŭ la E-klubo en Góra kun helpo de ambaŭ urboj kaj parta subvencio de German-Pola Junulara Fondaĵo. Dank’ al la konstanta strebado kaj subvencipetado inter 2006-2013 ĉiujare ni sukcesis organizi tiun ĉi gravan renkonton por la ĝemelurba junularo. El inter la ĝisnunaj 8 kunvenoj 6 okazis en Germanio kaj 2 en Pollando. SALO 8 en 2013 estis tre speciala, ĉar ĝi okazis samloke kaj samtempe kun la 46a ILEI-konferenco kaj per tio ni povis ebligi interagadon de instruistoj kaj gelernantoj dum kelkaj fakaj kaj kulturaj eventoj.

IPR 14/125

— página 26 del PDF —

La pedagogia programo: ĉiutage antaŭtagmeze okazas 5 Esperantolecionoj, do dum la semajno ĉ. 20-25. En la unuaj jaroj ni instruis la 16-20membrajn grupojn kune, poste ni apartigis la pli bone parolantojn dum kelkaj lecionoj, sed ĉiam zorgis pri tio, ke restu sufiĉaj komunaj aktivecoj, ke la diferencigo ne kaŭzu apartiĝon, ke la progresintoj helpu la komencintojn kaj restu sufiĉaj komunaj dumlecionaj travivaĵoj. Alia grava afero estas harmoniigi la kunlaboron inter diversnaciaj, diverskulturaj lernantoj kaj atingi, ke ili ne havu malavantaĝojn pro nekono de fremda lingvo, ke ili bone kunlernu en miksitaj grupoj kaj havu toleremon, paciencon, se iu pli malrapide komprenas ion aŭ ne kapablas solvi iun taskon. Tre gravas ankaŭ, ke la lernantoj lernu ankaŭ unu de la aliaj, pri la landoj, urboj, diversaj kutimoj, ekhavu kulturajn konojn. Dumtage plurajn taskojn, hejmlaborojn, ordigadon, purigadon, preparon de matenmanĝo kaj vespermanĝo ili devas plenumi mem, laŭ deĵorsistemo, laŭeble miksite, egale, ĉu knaboj, knabinoj, poloj, germanoj. La celo estas kompreneble instigo al kunlaboro, amikiĝo, komunikado dum farado. La instruado: la uzataj instrumetodoj estas tre variaj, depende de la stilo, sperto kaj personeco de la instruantoj. Gravas, ke la lecionoj ne estu similaj al lernejaj lecionoj, ja junuloj en somero ŝatas havi pli amuzan kaj pli liberstilan lernadon ol ili havas en sia lernejo. Pro tio ni devas uzi bildojn, didaktikajn ludojn, interesajn lernmaterialojn, muzikon, kantojn, aktivigajn ekzercojn, konkursojn, ŝercojn ktp. La instruado ne limiĝas al la 5 antaŭtagmezaj lecionoj, E-o estas uzata tuttage, dum komuna manĝado, dum babilado pri hobioj, amikoj, ferioj kaj lernejo, dum posttagmezaj kaj vesperaj programoj. Ĉiam ni pensas ankaŭ pri tio, ke dum la lecionoj estu tempo por komune verki ion, pretigi desegnaĵojn, bildojn, manlaboron ktp., ion, al kio preskaŭ ĉiuj povas kontribui sendepende de lingvaj kapabloj, sendepende de la nacia lingvo, lerteco, talento. Dum tiuj komunaj aktivaĵoj ili devas ekuzi E-on por praktika komunikado kaj ili tuj havas celon, temojn, pri kiuj paroli unu kun la aliaj. Aliaj programeroj: dum la posttagmezoj kaj vesperoj okazas variaj programproponoj por la partoprenantoj. Kelkaj aktivaĵoj estas sub la gvido de la instruantoj, helpantoj, aliaj estas en la resto de la libera tempo. Ili povas – ĉu individue, ĉu en grupetoj – sportadi, ludi en la klasĉambroj aŭ ekstere, fari plej diversajn manlaborojn, kartludi, rolludojn plenumi, kanti, danci, legi, promeni, ekskursi en la ĉirkaŭaĵo. Dumsemajne enestas ankaŭ 1-2 pli longaj ekskursoj per buso al iu fama loko, urbo, kie la lernantoj IPR 14/126

— página 27 del PDF —

povas viziti muzeon aŭ aliajn vidindaĵojn. La posttagmeza programo enhavas nur unu devigan taskon: ili devas verki taglibron, priskribi en la germana, pola aŭ/kaj en E-o, kion ili faris, lernis, kiel ili fartis, kio okazis dumtage. Tion ni ĉiujare kolektas kaj pretigas etan albumon. Ĉiam ni petas, ke ili ankaŭ aldonu desegnaĵojn, ja ofte per kelkaj belaj bildoj ili pli multon diras, povas pli bone esprimi la travivaĵojn, ol per vortoj. Tiuj bildoj estas ankaŭ belaj memoraĵoj pri la semajno kaj eblas ankaŭ ekspozicii ilin ekzemple en lernejoj, en inform-vitrinoj ktp. La vesperoj estas aparte gravaj, ĉar tiam estas denove tempo por komunaj aktivaĵoj, lernado per amuziĝo, per filmoj, kantado, prezentado de propra talento dum la t.n. internacia vespero. Rezulto: post ĉiu jaro ni povis konstati, ke nia strebado atingas sian celon. La lernantoj bonfartas, ekŝatas kaj ekuzas E-on, multe ŝercas, ridas, ludas, amuziĝas kune kaj pli kaj pli amikiĝas unu kun la aliaj. Antaŭjuĝoj malaperadas, la komunaj travivaĵoj kreas bonan bazon por daŭra amikeco. Pluraj lernantoj re- kaj revenadas, jam senpacience atendas la sekvontjaran kunferiumadon. La plej kortuŝaj momentoj por ni, instruistoj, helpantoj, organizantoj estas vidi la larmon en la okuloj, dum ili ĉirkaŭbrakumas unu la alian adiaŭante ĝis la sekva renkontiĝo. Estas unika tia kunlaboro inter ĝemelurboj, inter gelernantoj, estas nepre daŭrigenda, ripetenda projekto, eĉ se la serĉado de subvencio, organizado, instruado, dokumentado, raportado ktp. estas temporaba kaj postulas volontulan laboron de ni, plenumantoj de la programo. Detalojn, kelkajn raportojn vi povas trovi sur la hejmpaĝoj de urbo Góra, Herzberg kaj per http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=24949415 Zsófia KÓRÓDY, <zsofia.korody@esperanto.de>, Germanio

Kune komunume laŭ la spuroj de Zamenhof Inter la 5-a kaj 14-a de aŭgusto 2013 okazis en la pola banloko Szczawno Zdrój la jam 46-a Internacia E-Feriado. La antaŭtagmezoj plenis je instruado, la posttagmezoj je ekskursado kaj la vesperojn ornamis komuna ĉeestado. Kurson por komencantoj surbaze de la lernolibro de Stano MARĈEK „Esperanto per rekta metodo” gvidis Magdaléna FEIFIČOVÁ (Fejfi), progresigan kurson „Lernado per aŭskultado” surbaze de sonlibro

IPR 14/127

— página 28 del PDF —

„Bona Espero – idealo kaj realo” gvidis Roman DOBRZYŃSKI, konversacia rondo laboris sub gvido de Teresa NEMERE, kaj Bogdan DEMBIEC kune kun la ĉeforganizantino de la aranĝo Teresa POMORSKA en meznivela kurseto paroligis la interesulojn.

La marda traurba piedpromeno montris al ni la lokajn zamenhofaĵojn: la vilaon Frantiŝek, en kiu Zamenhof trapasis sian plej longan, sepsemajnan libertempon. Dum ĝi li venis al la konkludo, kiun li prezentis en la posta krakova kongreso, nome, ke li en sekvaj kongresoj ne plu staros antaŭ la samideanaro, sed inter ili. Sur la domo oni pasintjare senvualigis rememorigan tabulon. Tuj proksime en la parko troviĝas E-ŝtono kaj sur la muro de kuracdomo inter aliaj famaj vizitantoj de la banloko aperas pollingve nomo de aŭtoro de la internacia lingvo Esperanto. Posttagmezon kronis en la kuracdomo belega koncerto de Wojtek Ławnikowicz, kiu akompanis sin per gitaro.

IPR 14/128

— página 29 del PDF —

Jen la plua kantanta talento en Esperantujo, simile blinda kaj simile belvoĉa kiel la germano Kaŝi, raviginta sian aŭskultantaron dum la ĉi-jara SES. Unu el sekvaj ekskursoj gvidis al proksima alia banloko Jedlina-Zdrój, perpiedaj promenoj gvidis al la kastelo Książ laŭ la ravino de Pełcznica, aŭ al la monto Kozi Wierch. La tuttaga ekskurso montris al la partoprenantoj la belecon de la ĉeĥa sabla ŝtonaro Adrŝpaĥ. Dum la vesperoj ni mardon spertis interesajn sociajn ludojn sub la gvidado de Wanda KICMAN, kaj komuna kantado fermis la interesan kunestadon. Merkrede Roman DOBRZYŃSKI, ĵurnalisto kaj mondvojaĝanto, aŭtoro de la plej nova libro pri Oomoto, prezentis al ni filmon pri tiu fama japana religia grupo. La japano Teruo Matsumoto, vivanta jam multjare en Pollando, prelegis pri Japanio, la hungaro István KABÓK pri historiaj eventoj dum la aŭstro-hungara epoko, Stanislaw MANDRAK pri la brazila ĉefurbo kaj la lokaj edziĝkutimoj, kiujn li povis persone sperti dank´ al sia juna brazila amiko. Ni ne forgesu la poezian renkontiĝon kun Halina KUROPATNICKASALAMON omaĝe al la fama poeto Tuwim en ĉarmega loka kafejeto. Ne mankis ankaŭ komuna kantvespero kaj en la adiaŭa dancvespero en urba kafejo ĉiuj vigle partoprenis. Dum sabato kaj dimanĉo, nomitaj Scienca Semajnfino, laŭ la aparta plano sekvis prelegoj diverstemaj. Mi plej interesiĝis pri la prelego Marĝenaj eroj de Esperanto, kie Kostik proksimigis al ni neologismojn, slangon kaj fivortojn en Esperanto… kaj la perprelega konatiĝo kun kata kaj hunda parolmanieroj ankaŭ estis ege interesa! La vespera kvizo kontrolis, ĉu la aŭskultantoj sekvis atente la prelegojn, aŭ tradormis ilin… La aranĝon per sia retpoŝta mesaĝo salutis ankaŭ la freŝelektita ILEIprezidantino Mirejo GROSJEAN. Ŝi skribis: Karaj gestudentoj! Vi decidis lerni Esperanton, vi deziras progresi, vi dediĉas tempon por plilertiĝi. Mi gratulas vin kaj kuraĝigas vin uzi la lingvon, vi havos mirindajn kontaktojn kun la tuta mondo. Kuraĝe antaŭen! Elkore salutas Mireille Grosjean, Svislando, prezidanto de ILEI. Magdaléna FEIFIČOVÁ (Fejfi), <ilei.oficejo@googlemail.com>, Slovakio

IPR 14/129

— página 30 del PDF —

Semajnoj de Esperanta Perfektigo (SEP) Koncentrita studado, modula sistemo: Por helpi tiujn, kiuj ŝatus dum mallonga periodo intense studi kun surloka faka helpo de specialistoj kaj partopreni en t.n. modula trejnsistemo, ILEI proponas novan klerigvojon. Laŭ difinita plano la diversaj subfakoj en formo de moduloj estas plenumeblaj ne nur en sinsekvo sed en fleksebla varieco. La modula instruista trejnado (MITE) estas sistemo por kapabligi novajn instru- kaj organizpretajn movadajn fakulojn. Interkultura Centro Herzberg (ICH)/Germana Esperanto-Centro (GEC), la klerigejo de Germana Esperanto-Asocio (GEA) en Herzberg am Harz regule zorgas pri modula klerigado kaj atingas per ĝi bonajn rezultojn ekde pluraj jaroj. Celpubliko de la instruista kapabligado: Principe tiu trejnado estas por ĉiuj, ne gravas la aĝo, nek la antaŭaj studoj aŭ posedo de universitata diplomo. Povas aliĝi lernemuloj, perfektiĝemuloj proksime al B2-C1 niveloj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro; lernantoj, lernintoj per Lernu!-materialoj aŭ/kaj per Flugiloj-seminarioj; interesiĝantoj pri gramatiko, lingvistiko, historio kaj nuntempo de la E-movado, instruemuloj, kiuj volas ne nur teorion pri pedagogio, metodiko, sed ŝatus akiri instrukapablojn en la praktiko, ricevi gvidadon de spertaj movadaj fakuloj, instruantoj, instruistoj; aspirantoj por instrurajtiga diplomo de ILEI. Strukturo: Eblas partopreni unu aŭ du semajnojn aŭ eĉ nur kelkajn tagojn. En la somera dusemajna periodo enestas 125 lecionoj kun la sekva strukturo: 5×45 minutoj antaŭtagmeze (kun paŭzoj), 4×45 minutoj posttagmeze kaj 23 liberaj ekzerc-horoj, kromaj aktivaĵoj vespere. La tuttaga kunestado, kunlaborado de la partoprenantoj certigas bonan laborritmon kaj la eblon detale trakti ĉiujn temojn, havi tempon por diskutado. Granda helpo por la intensa lernado estas ankaŭ la loko: la trejnsesioj okazas en la biblioteko de ICH, kie eblas tuj studi, konsulti faklibrojn, vortarojn, lern- kaj instrumaterialojn, pedagogiajn verkojn ktp. Tiel la konsultado de fakliteraturo povas okazi surloke paralele kun la trejnsesioj.

IPR 14/130

— página 31 del PDF —

Fakoj, temoj: 1. lingva perfektigo, plilarĝigo de vortprovizo, praktika helpado laŭ individuaj bezonoj, diskutado pri specifaĵoj de Esperanto-gramatiko, stilo, neologismoj, fakvortaroj, tradukado ktp. 2. literaturo, la verkaro de Zamenhof, lernado pri famaj verkistoj, aŭtoroj de la konataj literaturaj periodoj, skoloj, la rolo de bibliotekoj, informoj pri rete akireblaj literaturaj verkoj, rekomendlisto de legendaĵoj, legindaĵoj. 3. metodiko en la praktiko: konatiĝo kun diversaj instrumetodoj, prezentado de didaktikaj ludoj, diskutado pri personaj instruspertoj, analizado, komparado de lernolibroj kaj aliaj lernmaterialoj. 4. movadaj konoj kaj E-historio: prelegoj kaj prezentadoj pri E-organizaĵoj, gravaj movadaj eventoj (kongresoj, konferencoj), pri eldonaĵoj, gazetoj, informiloj ktp., informado, varbado, gazetara laboro, organizaj taskoj. La intereso de ILEI ja estas ne nur rajtigi instrukapablulojn sed klerigi fakulojn, kiuj mem estos varbantoj, disvastigantoj de nia lingvo kaj fariĝos fake spertaj gvidantoj por nova generacio de lingvouzantoj. Studperiodo en 2014: 19 julio – 03 aŭgusto. Aliĝu ĉe esperantozentrum@web.de. Limdato por peti stipendion: 20 aprilo 2014. Zsófia KÓRÓDY

Kalendaro 12-20.07.2014 SES – Somera Esperanto-Studado, Nitra, Slovakio http://ses.ikso.net/2014/sk/ 17-25.07.2014 SES – Somera Esperanto-Studado Moskvo, Rusio http://kaest.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php?n=Main.Enkonduko 19-25.07.2014 47-a ILEI-Konferenco, Montevideo, Urugvajo [vd p. 38] http://ilei.info/ 19.07-03.08.2014 SEP – Semajnoj de Esperanta Perfektigo, Herzberg, Germanio [vd p. 30]

IPR 14/131

— página 32 del PDF —

27.07-02.08.2014 UK – Universala Kongreso de Esperanto, Bonaero, Argentino 07-10.10.2014 4a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA), Oomoto-Centro en la urbo Kameoka, Kioto, Japanio. Kapabligo de instruistoj/gvidantoj por bona gvidado 09-12.10.2014 3a IEL – Internacia Esperanto-Lernejo, Bartoŝovice, Ĉeĥio 13-16.11.2014 KAEST – Konferenco Apliko de E-o en Scienco kaj Tekniko, Modra, Slovakio. Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon, http://kaest.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php?n=Main.Enkonduko

Nova slogano por ILEI

Vi lernas. ILEI helpas. Por helpi, ILEI bezonas rimedojn. Pro tio mi alvokas hodiaŭ al vi por helpi al membrigo de kolegoj en malfacilaj vivkondiĉoj. De jardekoj ILEI havas „Koleg-helpan Kason” (KhK). Ĝi utilas al membrigo de kolegoj en diversaj mondopartoj, kiuj penas trovi la manieron pagi la kotizon. Do bonvolu pripensi: se via financa situacio ebligas tion, bonvole donacu monon al ILEI por tiu tre valora kaso. Ĝirado de mono povas okazi per la UEA-konto de ILEI: ilek-a. Bonvolu aldoni precizan indikon pri la uzo de via donaco: por Koleg-helpa Kaso. Ĉiuj membroj de ILEI dankas vin. Helpo al ILEI povas esti per simpla membriĝo. Se vi legas la statuton de ILEI, membro ne nepre estas instruisto, ne nepre instruas Esperanton. Iu povas sekvi niajn klopodojn kaj subteni la Ligon per membriĝo kaj pago de kotizo. Nun ni havas kontaktojn en 60 landoj, tio estas bela kresko. Ni plu kresku!! Mireille GROSJEAN, prez de ILEI

IPR 14/132

— página 33 del PDF —

Nova jaro, nova motivigo Karaj membroj, karaj legantoj, Mia jarkomenco okazis en Kotonuo, Benino, kadre de la kvina Afrika Kongreso de Esperanto. Kun gesamideanoj el 11 landoj mi povis ekscii pri la stato de Esperanto en diversaj landoj. Tre stimula situacio, tre valoraj interŝanĝoj, tre fruktodona reciproka informado. Ĉiuj partoprenantoj forlasis Kotonuon kun renovigita plifortikigita motiviĝo al aktivado; ili akiris novajn agadideojn, kolektis novajn kontaktojn, sentis sin ano de tutmonda familio helpema kaj kunsenta. Nova motiviĝo: tion mi deziras al vi ĉiuj! Ni ĉiuj agu adekvate kaj trafe por informi pri Esperanto, por lerte instrui nian lingvon, por mem diligente progresi en ĝia uzo. Bv raporti pri viaj aktivaĵoj, tiel bonaj ideoj atingos aliajn kolegojn tra la mondo. Nia revuo IPR utilas al tio.

Via prezidanto, Mireille GROSJEAN

IPR 14/133

— página 34 del PDF —

El la landoj kaj sekcioj Francio PRINTEMPaS en Greziljono (http://gresillon.org/printempas) La Kulturdomo Greziljono organizas kunlabore kun ILEI kursojn por personoj kiuj lernis Esperanon kaj deziras progresi kaj trapasi KERekzamenojn. La kursoj okazos inter la 27-a de aprilo kaj 2-a de majo 2014, kaj la ekzamenoj la 3-an kaj 4-an de majo. La kurson por komencantoj kaj komencintoj, kiu celas progreson de la nivelo A1 al A2, gvidos Jean-Luc KRISTOS. De la nivelo A2 al B1 gvidos Christophe CHAZAREIN per sia kurso „Bonvenon en nia vilaĝo!” Li planis kaj gvidos la kurson kiel grandan ludan aventuron en kiu la kursanoj kunkreos vilaĝon, vivigos ĝiajn loĝantojn per diversaj roloj (vilaĝestro, leterportisto, ĝendarmo, instruisto, bakisto) kaj rakontos ĝiajn historiojn. Tio ebligos tuŝi grandan diverson de kampoj de la ĉiutaga komunikado, celante pretigi la kursanojn al la temoj de la B1-nivela ekzameno kaj ekzerci skribe kaj parole la diversajn kompetentojn tiunivelajn. La antikvaj romanoj proverbis „Per aspera ad astra” celante malfacilan, dornoplenan vojon al gloraj altoj de sukceso. Ankaŭ la lernado estas malfacila laboro survoje al scio kaj kompetento, tamen la vojo al C-nivelaj altoj de lingva kompetento en Esperanto ne devas esti dornoplena kiel en la latina proverbo. La kurso „Per perloj al astroj” de Radojica PETROVIĆ proponas pli agrablan kaj ĝuan vojon tra Esperantaj literaturo kaj muziko. Elektitaj perloj de Esperanta kulturo – poemo, novelo, kanto, filmeto, gazeta raporto, faka artikolo – estos la baza materialo per kiu la kursanoj konatiĝos kun kulturaj valoroj de E-o kaj samtempe progresigos siajn lingvajn konojn kaj komunikajn kapablojn ekde la nivelo B1 al B2 kaj C1 tra leksika, gramatika kaj enhava analizo de la verkoj, lingvaj kaj interkulturaj ludoj, debato pri elektitaj temoj kaj verkado de eseoj. Abundo da interkulturaj temoj kaj situacioj en Esperantaj verkoj kaj en propraj spertoj de la kursanoj estos motivoj por ankaŭ pridiskuti, testi kaj kreskigi sian interkulturan komunikkompetenton.

IPR 14/134

— página 35 del PDF —

Pri kompleta printempa programo kaj postaj planoj de la Kulturdomo Greziljono bonvolu legi ĉe gresillon.org/agendo. Adreso: MCE, Grésillon, St. Martin d’Arce, 49150 BAUGE-EN-ANJOU, Francio. Tel: 02.41.89.10.34, kastelo@gresillon.org. Retejo: gresillon.org. Radojica PETROVIĈ

Nederlando Cseh-Seminario en Hago La estraro de Internacia Esperanto-Instituto decidis denove organizi Csehseminarion. Tio estas kurso destinita por personoj, kiuj volas mem instrui lau la Cseh-metodo au nur konatiĝi kun ĝi. La partoprenantoj devas bone regi E-on, ĉar la seminario ne taŭgas por lingvo-komencantoj. Ankaŭ eistoj ekster Nederlando estas bonvenaj. Jam anoncis sin samideanoj el Germanio kaj Polio. La instruistino estos Katalin KOVÁTS, tre sperta Csehinstruistino, kiu dum pluraj jaroj gvidis en diversaj landoj Cseh-kursojn. La seminario okazos en Riouwstraat 172, la oficejo de IEI, dum 3 tagoj: je la 14-a, 15-a kaj 16-a de marto 2014. Lecionoj estos matene dum 2 horoj kaj posttagmeze dum 2 horoj. La lernantoj povos dum 3 tagoj komune lunĉi en itala restoracio. Ĉiu devas mem prizorgi sian eventualan tranoktadon. Aliĝkostoj nur por la kurso estas 35 euroj, pagendaj al IEI konto ĉe UEA: iein-q kun mencio „seminario” aŭ al nia konto 162626 Internationaal Esperanto-Instituto, Den Haag. Pliajn informojn donos la organizanto Ed BORSBOOM: tel 030-2202673 aŭ ed.borsboom@versatel.nl.

Pollando Poznano atendas vin En la Universitato Adam Mickiewicz startos en septembro la trijaraj studoj pri interlingvistiko. Personoj kun baza universitata diplomo rajtas partopreni. Bonvolu pripensi aliĝon. Jen kelkaj argumentoj: Bela urbo. Agrabla hotelo. Bongustaj manĝoj.

IPR 14/135

— página 36 del PDF —

Amikecaj rilatoj kun gestudentoj. Interesaj prelegoj de elstaraj fakuloj el la tuta mondo. Ŝvitigaj ekzamenoj, kaj poste ŝtate agnoskita DIPLOMO!! Jen kelkaj impresoj de la urbo: http://mirejo3.blogspot.ch/2013/10/poznan-uam.html Jen tri nunaj studentoj pretas respondi viajn demandojn pri tiu studado: Anina STECAY (Germanio, aninastecay@gmx.de), Ivan COLLINS (Brazilo, iecolling@yahoo.com.br), Pawel FISCHER-KOTOWSKI (Pollando, fiskot@ gmail.com).

Serbio Unu fino kaj unu komenco, kaj daŭro En decembro finiĝis trimonata komenca E-kurso en Bor (orienta Serbio), organizita de la Fervojista Esperanto-Societo el Niŝ kaj Popola Biblioteko de Bor, kiun gvidis d-ro Goran GOLUBOVIĆ, profesoro de la Filozofia Fakultato de la Universitato de Niŝ. En Beogrado komenciĝis progresiga kurso per E-kulturo titolita „Per perloj al astroj” gvidata de Radojica PETROVIĆ, sekciestro de ILEI-RS. Plu daŭras komenca E-kurso de Tereza KAPISTA en la beograda societo „Nova sento”, kaj en aliaj societoj en Beogrado, Jagodina, Senta, Subotica, Niŝ, Zajeĉar, Leskovac daŭras ilia laŭplana aktiveco. La kurso en Bor finiĝis per A-ekzameno laŭ la trinivela ekzamenprogramo de Esperanto-Instituto de Serbia Esperanto-Ligo. ILEI donacis al la sukcesintoj kaj kursgvidinto ekzemplerojn de Juna Amiko, IPR kaj Kontakto. D-ro Golubović nun planas proponi E-kursojn en filologiaj fakoj de la Filozofia Fakultato en kiu li profesoras. La direktorino de la biblioteko dum la fina ceremonio esprimis sian entuziasmon ĉar la biblioteko ricevis ankoraŭ unu sukcesan agaderon – la E-kurson -– en sia kultura programo. Ekestis ideo fondi en la biblioteko E-fakon el librodonacoj jam promesitaj de beogradaj kaj aliaj esperantistoj. Anstataŭ „Per aspera ad astra”, kiel asertas la latina proverbo – ke la vojo al sukceso estas malfacila, dornoplena –, la kurso „Per perloj al astroj” elektas pli agrablan kaj motivigan lernmetodon per perloj de E-kulturo – Esperantaj versaĵoj, prozaĵoj, muzikaĵoj. Krom ĉeestaj lecionoj en la

IPR 14/136

— página 37 del PDF —

societejo, la kursanoj kaj kursgvidanto komunikiĝas rete per la retgrupo per-perloj-al-astroj@googlegrups.com. Ĉiuj estas bonvenaj aliĝi – progresemuloj por progresi, progresintoj por helpi la progresantojn – eĉ se iu el alia urbo ne povos veni al ĉeestaj lecionoj en Beogrado. Samtitola kurso kun similaj enhavo kaj metodoj okazos en la kastelo Greziljono, Francio, 27 aprilo – 2 majo 2014 (http://gresillon.org/spip.php?rubrique20\&lang=eo). [vd p. 34]. Radojica PETROVIĆ

Svislando Komuna Seminario de SIS en la lernejo „La Granda Ursino” Okaze de sia parolado dum la malfermo de la UK en Rejkjaviko, la nova prezidantino de ILEI Mireille Grosjean emfazis la valoron de internaciaj renkontiĝoj en proksimeco, tio estas kun najbaraj landoj. Konsekvence kiel prezidanto de Svisa ILEI-Sekcio (SIS) ŝi devis ekagi. La 26an kaj 27an de oktobro 2013 okazis Komuna Seminario de SIS en la lernejo „La Granda Ursino” en La Chaux-de-Fonds, Svislando. Dudeko da personoj partoprenis, inter aliaj unu persono el norda Francio, unu el Parizo, du el Liono kaj du el Grenoblo, do 6 francoj venis al Svislando. Sabate okazis unue laŭstatuta Ĝenerala Asembleo de la Sekcio, poste prelego pri la pedagogio de C. Freinet, uzata en la privata lernejo „La Granda Ursino”; prezentis tiun parton Anke Brouwer kaj Mónika MOLNÁR, respondeculinoj de tiu establo. Mireille GROSJEAN prezentis diversajn aspektojn de la lernhelpa efiko de Esperanto. Marion BÉLISLE prezentis la fenomenon de alte dotitaj infanoj kaj la diversajn aspektojn de ilia lernado, evoluo kaj ensociiĝado. Komuna vespermanĝo okazis kaj ebligis konatiĝon kaj kontaktojn. Dimanĉe dekpersona grupo povis viziti la Centron pri Esploro kaj Dokumentado pri la Lingvo Internacia (CDELI) en la urba biblioteko sub la gvido de Claude GACOND, arkivisto de ĝi. Post komuna tagmanĝo dekpersona grupo iris viziti la belegan internacian horloĝmuzeon de La Chaux-de-Fonds. Do du plenaj tagoj ĝojigis la partoprenantojn. Mireille GROSJEAN, prez de SIS

IPR 14/137

— página 38 del PDF —

47-a konferenco de ILEI, Montevideo, 19-25 julio 2014 Kial en Montevideo(n)? Ĉar: o En Montevideo antaŭ 60 jaroj Unesko akceptis la unuan rezolucion pri Esperanto. Ni iros en Montevideon ĉi-jare por celebri la datrevenon. Kaj ne nur por celebri, sed ankaŭ por plani plian utiligon de la uneska fono por disvastigado de Esperanto subtene al lingva justeco. o Du urugvajaj ministerioj, Unesko-komisiono kaj la Universitato rekonis la kulturan gravecon de la konferenco de ILEI kaj morale subtenas ĝin. Ni iras tien por dialogi kun ili pri niaj komunaj streboj sur la kampo de kultura kaj lingva ekologio. o Niaj fervoraj gesamideanoj en Montevideo bezonas kaj scipovos utiligi nian subtenon por plifortigi la landan E-movadon. Ni konferencos en Montevideo por kuraĝigi ilin. o Nia antaŭa latinamerika konferenco en Matanzas, 2010, kaj ĝia pedagogia seminario lasis en tiu mondoparto profundajn spurojn de ILEI. Ni seminarios ankaŭ en Montevideo, pluflege kaj pluinstige. o En Urugvajo renkontiĝas eŭropa kaj afrika influoj sur la sudamerika grundo kreante specifan socian etoson kaj kulturan riĉaĵon. Konferencaj ekskursoj vizitigos nin al kelkaj el la plej interesaj vidindaĵoj. o Kun konferencejo en la urbocentro, en la fama Ateneo aĝa jaron pli ol Esperanto, la konferencanoj havos en promendistanco elekteblon de moderne ekipitaj kaj moderprezaj hoteloj, hosteloj kaj restoracioj. Ni iros tien por frandi urugvajajn manĝojn, ĝui urugvajan muzikon kaj lerni urugvajajn dancojn. o Organizota transiro el Montevideo al la transgolfe proksima Bonaero eblas per busveturo, ŝipe aŭ fluge. Ni konferencos en Montevideo por kontribui al la tujposta UK per konferencaj konkludoj kaj agadinstigoj. Venu en Montevideon por ĝui la tradician amikan etoson de ILEIkonferenco kaj ĝuindaĵojn de Urugvajo. Konferencu kun ILEI por progresigi la E-movadon en Urugvajo kaj Latinameriko. Proponu viajn kontribuojn por: interkona frandvespero, internacia vespero, lingva foiro, kleriga programo, simpozio. La aliĝilon, troveblan en la retejo ilei.info kaj en la pasinta numero de IPR, sendu al ilei.kasisto@gmail.com. Viajn kontribuproponojn sendu al la estrarano pri konferencoj (la adreso ĉi-sube). R. Petroviĉ, estrarano pri konferencoj <radojica.petrovic.rs@gmail.com> IPR 14/138

— página 39 del PDF —

Simpozio de ILEI, Montevideo, 24/25 julio 2014 Lingva justeco en praktiko: latinamerikaj spertoj kaj tendencoj Subtemoj • Lingva ekologio mondskale kaj en Latinameriko • Lingva justeco kaj dulingva interkultura edukado • Dulingvismaj tendencoj kaj oficiala lingvopolitiko en Urugvajo • Lingva justeco rilate al la strategio „Edukado por ĉiuj” de Unesko • Potencialoj kaj kontribuoj de Esperanto Partopreno • Ĉiuj konferencanoj rajtas partopreni en la simpozio sen aldona kotizo • Ceteraj interesatoj povas aliĝi per la konferenca aliĝilo kun indiko „nur simpozio”. La nursimpozia kotizo estas 30 EUR. Prelegoj Siajn proponojn por maksimume 30-minuta prelego, kun prelegtitolo kaj maksimume 200-vorta resumo, bonvolu sendi al la estrarano pri konferencoj (retadreso ĉi-sube) plej laste ĝis la 15-a de junio 2014. Ĝustatempe alvenintaj resumoj estos publikigitaj en la Konferenca libro. Plenaj tekstoj de prezentitaj prelegoj estos proponitaj por publikigo en IPR aŭ alia revuo. R. Petroviĉ, estrarano pri konferencoj <radojica.petrovic.rs@gmail.com>

Informoj pri ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prezidanto), Mónika Molnár (vicprez.), Mireille Grosjean, Leysester Miro, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernandez, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Estrare: Penny Vos. Regulara: Marija Beloŝević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: Mireille Grosjean.

IPR 14/139

— página 40 del PDF —

Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Ilona Koutny, Bharat Ghimire, Radojica Petrović, Kristin Tytgat. Estrare: Gong Xiaofeng „Arko”..

Kunlaborantaj institucioj EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi. E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49)55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Petra Smidéliusz. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Reprezentanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill. UN: komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. UNESKO (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60.

Membreco kaj pagado por aliaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en Clandoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. La pagoj povas okazi pere de la nederlanda ILEI-konto aŭ al la ILEI-konto ĉe UEA: * Pagoj al la nederlanda konto de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bv. aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo). * Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku viajn nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko).

IPR 14/140

— página 41 del PDF —

* Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <moerbeekr@gmail.com>. La nunan numeron ni sendis al la presejo la 4-an de februaro 2014, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aprilo 2014.

SEKCIOJ DE ILEI Albanio: Bardhyl SELIMI, Ĉeĥio: Jana MELICHÁRKOVÁ, Germanio: Zsófia KÓRÓDY, Rruga Fortuzi, nd.9, h.1, ap. 3, Polní 938, E-Centro, Grubenhagenstr. 6, AL-1016 Tirana, CZ-696 02 Ratíškovice, DE-37412 Herzberg/Harz, bselimi@gmail.com melicharkova@quick.cz zsofia.korody@esperanto.de Aŭstralio: Jennifer BISHOP, Ĉinio: GONG Xiaofeng, School Hungario: József NÉMETH, 24/8 Wallen Rd, Hawthorn, of Environmental and Chemical Fő u. 41/5, HU-8531 Ihász, jozefo.nemeth@gmail.com AU-3122 Victoria, Engineering, Nanchang Italio: Luigia OBERRAUCH bishop.jennifer699@gmail.com University, CN-330031 Belgio: Marc CUFFEZ, Nanchang, MADELLA, via Prampolini 8, Elisabethlaan 295, BE-8400 arko.gong@qq.com IT-43122 Parma, Oostende, flandrio@hotmail.be Danio: Bent JENSENIUS silkovojo@aliceposta.it Höjstrupvej 124, DK-2700 Japanio: ISIKAWA Tieko, Benino: ALOFA Jérome Charles, 04BP0672 BJ Cotonou, Brønshøj, Tate 1-6-6-103, JP-353-0006 Rép. du Bénin, bentjensenius@gmail.com Siki-si, Saitama-ken, Finnlando: Sylvia alofkarlo@yahoo.fr isksanjo@ff.e-mansion.com Brazilo: Leysester MIRÓ, HÄMÄLÄINEN, F.E. Sillanpään Katalunio: Pedro M. MARTÍN, rua Jorge Tiburcia 592, Vila katu 2 C 46, Arnau Gatell 2, ES-17300 Blanes, Mariana, BR-041-26001 Sao ileicat@hotmail.com FI-33230 Tampere, Paulo (SP), sylvia.h@kolumbus.fi Korea Resp.: PARK Yongsung, leysester@gmail.com Francio: Michel DECHY, 110-dong 902-ho, Daewoo Ian Burundo: Jérémie SABIYUMVA, 65 allée de la Crémaillère, Apt. Samke-dong, Gimhae Si, BP 170, BI-Rumonge, Burundi, FR-59650 Villeneuve d’Ascq, Gyeongsangnam-Do, KR-621ane_bur@yahoo.fr michel_dechy@hotmail.com 750, esabpark@korea.com

IPR 14/141

— página 42 del PDF —

8NUDLQLR 9RORGLPLU +25′,-(1.2SN.LMLY GDǎULJR  8$YRORGRPLU#XNUQHW .URDWLR.(/ 0DULMD-(5.29,û 8VRQRNDM.DQDGR 5RQDOG -DUXQVND+5=DJUHE */26623 %HUND\$YHQXH PMHUNRYLF#QHWKU 86-HQQLQJV02 .URDWLR.(8 6YLMHWODQD$.,. UJORVVRS#PLQGVSULQJFRP )UDQMH0DOQDUD+5 9MHWQDPLR 1J\X\HQ7+,1(3 =DJUHELOHL#KHVNHXKU %$.LP/LHQ’RQJ+D91 .XER 0LJXHO$QJHO*21=È/(= +DQRL $/)2162&iGL]1RDSWRH 1JX\HQQHSD FIO#JPDLOFRP &UX]GHO3DGUH\&RQVHMHUR$UDQJR  &HUUR/D+DEDQD&XED (35(=(17$172LQIR#HVSHUDQWRFRFX $UPHQLR /LGD(/%$.-$1 0HNVLNR &DUORV+(51È1′(= /2$5&$$UFRGHO7ULXQIR  0ROGRYDNDQNY$0 6DQ3HGULWRORV$UFRV0; (UHYDQ/LGDHOE#\DKRRFRP %DUDWR+LQGD8QLR 9HQNDWHVK 4XHUpWDUR0p[LFRLOHL#HVSHUDQWR 5(»<1R2II0DLQ5RDG PH[LFRRUJ :KLWHILHOG,1%DQJDORUH 0RQJROLR .KRUORR76(5(1′( .DUQDWDNDHVSHURYU#\DKRRFRLQ -,’GLVWULNWR%=’01 %ULWLR (OL]DEHWK67$1/(< 8ODQEDWRUWVHUHQGMG#\DKRRFRP 1HGHUODQGR 5REHUW02(5%((. )URPH+RXVH)URPH*DUGHQV =ZDDQVPHHUVWUDDW1/ $( 6WURXG*ORV*//(8. %HYHUZLMNPRHUEHHNU#JPDLOFRP HOLVWDURV#KRWPDLOFRP %XOJDULR 0DULDQD*(1&+(9$ 1HSDOR %KDUDW.XPDU*+,0,5( 1HSDOD($VRFLR*32%R[13 7DUJRYVND %*3ROVNL 7UDPEHVKPDULHV #\DKRRFRP .DWKPDQGX ƘLOLR +pFWRU&$0326*5(= QHVSDBEKDUDW#KRWPDLOFRP 1RUYHJLR $QQH.DULQ%21’+86 &DVLOOD &/&XULFR 0RUHQHIDUHW$12%U\QH KHFJ#XHDRUJ *DQDR $OIUHG.RELQD$57+85 DNERQGKXV#MNQQR 3ROODQGR 7RPDV]&+0,(/,.XO 32%R[767HVKLH*+ $FFUDDEDDNR#\DKRRFRP -DU]ĊELQRZD3/ ,VODQGR /RIWXU0(/%(5* ĝZLGQLNWFKPM#ZSSO 6LJXUMyQVVRQ7UDèDUEHUJ 5XPDQLR 0LKDL75,)2, ,6+DIQDUIM|UèXU 6WU3ULQFLSDOă%O$S ORIWXUPVLJ#\DKRRGH 52%L[DG-XG&RYDVQD ,VUDHOR *LDQ3LHUR6$9,2 PLKDLWULIRL#\DKRRFRP 0HQRUDVWU,/ *LYDWDMLP 6HUELR 5DGRMLFD3(7529,û VDYLRJS#]DKDYQHWLO %XORVORERGMHQMD .RQJR’5 9LNWRU/8.2/$0$ 56ƘDƙDN /8),038FR0DPSX\D’LDNLHVH UDGRMLFDSHWURYLFUV#JPDLOFRP %3 &,/85’&.LQVKDVD 6XGD$IULNR (PLOH0$/$1’$ 1,$1*$32%2;=$&DSH YLNWRUOXILPSX#JPDLOFRP 3DNLVWDQR $GHHO0DKPRRG 7RZQHPDODQGDQ#\DKRRIU 6YHGLR $JQHWD(0$18(/6621 %877:DUG1RQHDU0& +LJK6FKRRO3. 1DQNDQD &DUO8JJODVYlJ6( 6DKLEDGHHOEXWW#JPDLOFRP .DWULQHKROP 5XVLR 6YHWODQD60(7$1,1$VWU DJQHWDHPDQXHOVVRQ#IURVH %XGDMVNDMD58  6YLVODQGR 0LUHLOOH*526-($1 0RVNYRVYVPHWDQLQD#\DQGH[UX *UDQGUXH FS &+/HV %UHQHWV PLUHMRPLUHLOOH#JPDLOFRP 6ORYDNLR 0DJGDOpQD)(,),ý29È 7RJRODQGR $77,2*%($*%(0$ %HUQROiNRYD6. äLOLQDLOHLRILFHMR#JPDLOFRP ’21%0HQVDK%3 $QHKR 7*/RPpDELRYDPHQVDK#\DKRRIU 

6(.&,2-'(,/(,

5





7DMYDQR 5H]D.+(,5.+$+ &KXQJ&KLQJ5RDG1R7: 3LQJWXQJFLW\  UH]DPHQKRI#\DKRRFRP 8UXJYDMR 6RQLD5,6623DVFXDO &RVWD$SWR8< 0RQWHYLGHRVRQU\#DGLQHWFRPX\ 

.217$.73(56212- $ǎVWULR 8ZH67(&+(5 =DXQVFKHUEJDVVH$7 :LHQSXQNWRU#OLYHDW %ROLYLR /HDQGUD’,$5,26&DOOH 0DUtD(VWLYiUL]1R $YHQLGD &RURQHO9DOGH]3DVDMH=DUDWXVWUD 9LOOD3DEyQ=RQD&HQWUDO/D3D] PLOHLVB#KRWPDLOFRP %RVQLRNDM+HUFHJRYLQR 1LPHWD .8/(129,Ƙ%UDQLFD6DUDMHYD 9%$6DUDMHYR (VWRQLR +HOJL+52029$ 3N((7DOOLQQ +DLWLR &KULVWLQH7+($12 &KULVW5RL,PS5RPDQH +73RUWDX3ULQFH FKULVWLQHWKHDQR#KRWPDLOFRP ,QGRQH]LR ,OLD6XPLOILD'(:, 3HUXPDKDDQ3HMXDQJ3UDWDPD %ORN/QR575: ,’%HNDVL-DZD%DUDW LOLDGHZL#JPDLOFRP .HQMR *LOEHUW66,.$/$ &KHPRPL(VWDWH32%R[ .(1DQGL+LOOV VLPL\XJLOEHUW#\DKRRFRP .RVWDULNR +XJR025$ 3ROWURQLHUL$SDUWDGR &5 6DQ-RVpWLNRJXDX#JPDLOFRP /XNVHPEXUJR &ODXGH 12850217RP.OlSSFKHQ/8 ’DOKHLPPRRQPRQW#SWOX 3RUWXJDOLR /XtV/$'(,5$ 5XD0DQXHO9DODGDUHV( 37 $PDGRUD OXLVODGHLUD#SRUWXJDOPDLOSW 7DƣLNLR )LUGDXV6+8.8529 *ODYSRFKWDPWDN7- ‘XVKDQEHNRPLQWHO#\DQGH[UX  DHW#\DQGH[UX 9HQH]XHOR $VRFLDFLyQ 9HQH]RODQDGH(R5LFDUGR &287,1+2$SDUWDGRSRVWDO &DUDFDV$9( YHQHVSHUDQWR#FDQWYQHW



— página 43 del PDF —

Ekzamensesio dum la 5a Afrika Kongreso de E-o (vd p. 33)

Esperanto efikas kadre de urbaj ĝemeliĝoj (vd p. 24) IPR 14/143

— página 44 del PDF —

En tiu domo okazos ISOA (vd. p. 32)

IPR 2014/2

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 44 – trimonata

14/2

Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Ivan Colling Ronald Glossop Mireille Grosjean Ewa Kukielka Zsófia Kóródy Ilona Koutny Stefan MacGill Radojica Petroviĉ Raita Pyhälä Gabrielle Tréanton

Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto 13 – 16 majo 2015 Svislando Neuchâtel Aŭlo de la junaj lagobordoj (Aula des Jeunes Rives)

La Chaux-de-Fonds Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia CDELI Urba biblioteko

— página 2 del PDF —

Neuchâtel: universitato kaj lago (foto de Mirejo Grosjean)

La Chaux-de-Fonds: urba biblioteko, Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) (foto de Mirejo Grosjean) IPR 14/22

— página 3 del PDF —

Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario, vic-prez de UEA. Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1

AdE – Akademio de Esperanto VI LERNAS. ILEI HELPAS ILEI bezonas subtenon. Ĉu vi estas instruisto, ne gravas. Membriĝu!! Arigu novajn membrojn!!Ja

Enkonduko Karaj Legantoj, malfermante la revuon, vi certe surpriziĝis, ĉar anstataŭ la enhavtabelo sur p. 2 aperas kolorfotoj. Pro la preseja tekniko, tiu plia kolorpaĝo ne altigas la preskostojn de IPR. (Pri la manko de enhavtabelo ne timu, ĝi simple transiris al la 4-a paĝo, kune kun la informoj pri nia estraro). Ankaŭ la Scienca Komitato de IPR renoviĝis (vd maldekstre). Plurajn artikolojn de la nuna numero kunligas Instruista Trejnado (IT) kaj Unesko. Ne nur ILEI, sed ankaŭ Unesko opinias, ke gravas la kvalito de IT, vd la artikolon de Stefan MACGILL (p. 6). Por subteni tiun celon, Ilona KOUTNY prezentas la 3jarajn postdiplomajn studojn pri interlingvistiko kaj esperantologio (p. 11). Tuj poste vi trovos nian kalendaron pri IT-kursoj inter julio 2014 kaj julio 2015. ILEI ŝatus rericevi la statuson de NRO ĉe Unesko. Ankaŭ Ronald GLOSSOP puŝas al pli aktiva agado ĉe tiu organizo (vd p. 30). Krome, du pliaj alvokoj pri gravaj instruistaj eventoj ligiĝas al la temo: vd la alvokon de M. GROSJEAN pri la tutmonda kolokvo en Svislando (vd p. 4) kaj la konferencajn informojn de R. PETROVIĈ (vd p. 38). Ambaŭ ILEIeventoj havas plurajn ligojn al la agado kaj celoj de Unesko. Bonan legadon! Jozefo NÉMETH, redaktoro

IPR 14/23

— página 4 del PDF —

ENHAVO Jozefo NÉMETH: Enkonduko………………………………………………………………………….3 Mireille GROSJEAN: Tria Tutmonda KOLOKVO pri Instruado de Esperanto ………5 Stefan MACGILL: Gravas la kvalito de Instruista Trejnado (IT) – Unesko…………..6 Ilona KOUTNY: Kiel iĝi profesia kaj kvalifikita instruisto de Esperanto? …………..11 Kalendaro – Instruista Trejnado (IT) ……………………………………………………………14 Mireille GROSJEAN: Kursoj  Paroligaj rondoj ……………………………………………. 15 Raita PYHÄLÄ: Defio por instruistoj: konsideri, trakti kaj taksi juste […]… …….. 17 Raita PYHÄLÄ: Arto ne nur pro arto ……………………………………………………………. 19 Mireille GROSJEAN: ALTE-Konferenco …………………………………………………………20 La efiko de KER-strategioj en la instruado de la angla […] (intervjuo de MG) …22 Post Pluezek-staĝo (poemo de Gabrielle TRÉANTON kun notoj de MG)…………….24 Zs. KÓRÓDY, E. KUKIELKA: La tria renkontiĝo de trilanda Comenius-projekto …. 26 Ronald GLOSSOP: Nun ni devus efektivigi neglektitan revolucian proponon ……… 30 El la landoj kaj sekcioj (BR, DE, HU)…………………………………………………………..35 Fotu nekutime!! (MG) ……………………………………………………………………………….37 Korekto (JN) ……………………………………………………………………………………………..37 47-a konferenco de ILEI, Montevideo (pliaj informoj de Radojica PETROVIĈ) ……38 Informoj pri ILEI ……………………………………………………………………………………….41

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>.Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 7969 709 66. Rilatoj kun Unesko kaj FIPLV. Reprezentanto de ILEI ĉe UEA. Unua vicprez.: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. <zsofia.korody@esperanto.de>. Tel./fakso hejmaj: (+49) 5521-5983. E-centroj, ekzamenoj, ALTE. Dua vicprez.: GONG Xiaofeng „Arko”, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. <arko.gong@qq.com>. Universitatoj. Estrarano pri financoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Sekretario: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <ilei.sekretario@gmail.com> por sekretariaj aferoj, <radojica.petrovic.rs@gmail.com> alie. Tel. hejma (+381) 32 371053. Konferencoj, rilatoj kun TEJO. Vicsekr.: Magdaléna FEIFIČOVÁ „Fejfi”, Bernolákova 25/5, SK-010 01 Žilina, Slovakio. <ilei.oficejo@gmail.com> . Membro-administrado. Rilatoj kun FEL. Estrarano: Bharat GHIMIRE, G.P.O. Box 10518, Kathmandu, Nepalo. Tel. (+1) 620 9877. <nespa.1990@gmail.com>. Universitatoj. Komisiito por helpi al aliĝpetoj. Estrarano: Enikő ZENGŐ SEREGHY, Dózsa u.14. 2/8, HU-4400 Nyíregyháza, Hungario. <enimyster@gmail.com>. Tel. portebla: (+ 36) 203234365. Kalendaro, ekzamenoj, multlingva paĝaro www.ilei-mondo.info, varbado. Estrarano: Penny VOS, Aŭstralio <penivos@yahoo.com>. Lerneja agado.

IPR 14/24

— página 5 del PDF —

Tria Tutmonda KOLOKVO pri Instruado de Esperanto (En la franca: „conférence”, en Esperanto „kolokvo”, ĉar ILEI okazigas ĉiun jaron Konferencon) Historia noto La unua tia Konferenco okazis en Ĝenevo, Svislando, en 1922, la dua en Prago, Ĉeĥoslovakio, en 1927. Praktika noto Tia evento devas esti lanĉita de Ŝtato. La invito iras de tiu Ŝtato al ĉiuj Ŝtatoj de la mondo. Ĉar en Svislando la kantonoj estas Ŝtatoj, ne nepras turni sin al Berno, la ĉefurbo. La registaro de la kantono Neuchâtel decidis fari tian paŝon. Nuna evoluo Apogante sin sur la du rezolucioj de UNESKO kaj sur leĝpropono favora al Esperanto aprobita en 2009, la kantono Neuchâtel decidis inviti ĉiujn ŝtatojn; en tiu svisa kantono troviĝas la ĉefurbo Neuchâtel kaj la urbo La Chaux-de-Fonds, kie ekzistas CDELI, grava arkivejo pri planlingvoj. En tiuj du urboj okazos la Kolokvo de la 13a ĝis la 16a de majo 2015, do en la fama jubilea jaro ESPERANTO UNESKO 60. Tiu agado kaŭzos, ke en ĉiun ŝtaton de la mondo venos al la registaro invitletero post dissendado de 180 leteroj la 30an de aprilo 2014. Do la registaro devos esplori, informiĝi, ĉu Esperanto estas instruata sur ĝia teritorio. Tio estas unu el la plej pozitivaj aferoj en tiu kolokvo. Agado de la LIGO ILEI estas la organizanto. Lingva aspekto: se la prelego estos en la franca, la teksto, projekciita sur ekrano aperos en Esperanto kaj inverse. Celoj Ĉi tiu konferenco celas analizi la nunan staton de la instruado de Esperanto en la mondo kaj esplori pri estontaj eblaj paŝoj: • Kolekti prezentojn de la nuntempaj metodoj uzataj por lerni. • Kolekti prezentojn de la nuntempaj metodoj uzataj por instrui.

IPR 14/25

— página 6 del PDF —

•

•

• • •

Kolekti rezultojn kaj observojn pri konsekvencoj de la lernado de Esperanto: lernhelpa efiko en la kampo de akiro de pliaj fremdaj lingvoj. Kolekti rezultojn kaj observojn pri konsekvencoj de la lernado de Esperanto en la kampoj de psikologio, akiro de interkulturaj kapabloj, solidareco, toleremo. Esplori la eblojn firmigi la agnoskon kaj disvastigon de Eo en la diversaj instrusistemoj. Esplori, kiel kaj kiom Esperanto povas kontribui al la jarmilaj celoj de UN kaj UNESKO. Interŝanĝi spertojn.

La organiza komitato intencas inviti lokajn fakulojn, por ebligi interŝanĝojn inter movaduloj kaj la ĝenerala publiko. Do la enhavo de la diversaj prelegoj estos tre interesaj por iuj personoj, kiuj interesiĝas pri lingvoj. Konklude Tutcerte multaj esperantistoj partoprenos por sekvi tiajn altnivelajn interŝanĝojn. Ĉu la ŝtatoj sendos edukministron el la ĉefurbo aŭ sendos kulturan ataŝeon, kiu dum la tuta jaro loĝas en Svislando, nenio certas. Ĉu ili entute interesiĝos pri tiu evento, eble jes, eble ne. Tamen la invito jam efikos informcele. Mireille GROSJEAN Prez de ILEI Prez de la Kolokva Organiza Komitato

Gravas la kvalito de Instruista Trejnado (IT) – laŭ raporto de Unesko Dokumento, kiu portas por ni utilan gvidon, estas la 11a jara raporto de Unesko el 2013, kiu havas la titolon: ’Instruado kaj lernado: atingi kvaliton por ĉiu’. Ĉi tiu 477paĝa dokumento resumas la progreson kaj obstaklojn survoje al realigo de la proklamita celo liveri elementan edukadon al ĉiu infano sur la planedo ĝis 2015. Malsurprize tiu celo ne estos atingita, sed la raporto rakontas pri serio da pozitivaj atingoj. En la rubriko ‘Malferme’ de la revuo Esperanto mi resumis en unu paĝo la 54paĝan resumon (ED2013/WS/29) de la plena raporto – do ni komunikis la gravecon de

IPR 14/26

— página 7 del PDF —

edukado kaj specife de instruisto-trejnado al la pli vasta movado. En IPR ni havas iom pli da spaco, do ni povas raporti pli plene pri la dokumento. En la nova retejo de Esperanto aperos eĉ pli ampleksa raporto. Do, kiu interesiĝas, iru tien. Maldekstre: klasoĉambro sen tegmento, la tegmento estis detruita de pluvo kaj vento. (foto de www.ekantipur.com) Unesko komisiis la raportopretigon al laborgrupo, kiu plenumis sendependan analizon de la situacio tra vasta gamo da landoj. La resuma raporto estas surprize facile digestebla, kaj prezentas en bone organizita maniero multajn konkretajn datumojn kaj ekzemplojn por subteni siajn asertojn. Rilate la bazan celon ĝi raportis la gradon de malatingo: „Ankoraŭ nun 57 milionoj da lernejaĝaj infanoj ne povas aliri elementan lernejon entute. El tiuj, kiuj ja sukcesas, triono ne atingas fine de la ĉeestado bazajn kapablojn”. La raporto trovis (nesurprize por instruistoj) proksiman korelacion inter atingoj de la lernantoj kaj la kvalito de instruista trejnado. Por ke la celo de universala bazgrada edukado ĝis 2015 estu atingebla, necesus varbi kaj trejni pliajn 1,6 milionojn da instruistoj. La financaj rimedoj por apogi tion malsufiĉas je 26 miliardoj da usonaj dolaroj jare. La enkondukon de la raporto verkis la Ĝenerala Direktoro de Unesko, s-ino Irina BOKOVA, el Bulgario. Ŝi elstarigis kelkajn el la konkludoj de la raporto rilate al la rolo de instruistoj: • • •

Instruistoj devas speguli aŭ minimume koni la sociajn tavolojn de tiuj, kiujn ili instruas. Instruistoj estu trejnitaj kapabli helpi la plej malfortajn lernantojn. La plej efikaj instruistoj estu direktitaj al regionoj de la plej akuta bezono.

IPR 14/27

— página 8 del PDF —

•

Instruistoj ricevu stimulojn (financajn kaj spiritajn) por resti en la profesio kaj altigadu siajn lertojn.

Por bone roli, instruistoj bezonas subtenan kuntekston, kun bone konstruitaj studplanoj, efikaj taksaj strategioj por siaj lernantoj kaj si mem, kune kun ebloj pri plua tut-viva trejnado. Ekde paĝo 13 la raporto traktas la gravecon de instruista kvalito, konstatinte, ke en plena triono de la landoj kun alireblaj datumoj, malpli ol 75% de la instruistoj ricevis ajnan nivelon de trejnado. Tiu pretigo koncernas ĉefe du kampojn: majstradon de la instruotaj fakoj kaj la akompanajn pedagogiajn kapablojn. Tio estas aparte malfacila en landoj, kie la plimulto de la instruisto-kandidatoj mem ne povis ricevi multan edukadon. Pri la kvalitoj de tiu trejnado estas konkludite: •

•

Ke, ofte la trejnado konsistas el tro da teorio kaj nesufiĉe da praktiko, kun minimuma tempo pasigita en veraj klasĉambroj, sub mentorado de pli sperta instruisto. Ke ĝi malsufiĉe preparas kandidatojn por transvivi en izolitaj aŭ rimedomankaj situacioj (ekzemple kun neniu aŭ nefidebla elektroprovizo).

Gravas plie, ke la trejnistoj de la instruistoj mem vizitadu lernejojn por koni la realajn bezonojn kaj obstaklojn, kiujn frontos iliaj trejnotoj. Klare, instruistoj bezonas refreŝigajn kursojn kaj plutrejnadon dum la servado, ĉu per surlokaj sesioj, ĉu per distancaj rimedoj. La raporto malmulte tuŝas lingvajn aspektojn de instruado; ĝi koncentriĝas pli al la graveco liveri edukadon al knabinoj (citante plurajn sociajn mezurojn, kiuj pro tio povas signife boniĝi, ekzemple la nivelo de dumnaskaj mortoj, de infan-geedziĝoj kaj -naskoj) kaj al malriĉaj junuloj kaj al tiuj kun lernmalfacilaĵoj. Tamen, ekde p. 40 ĝi notas la jenon: ’Por ke infanoj en etnaj kaj lingvaj minoritatoj akiru firmajn bazajn lertojn, lernejoj devas instrui laŭ la studplano en lingvo, kiun la infanoj komprenas. Dulingva instruado kun la daŭra uzo de la panjolingvo kune kun dua lingvo povas altigi la atingojn en tiu dua lingvo. Por mildigi lerndiferencojn, dulingvaj programoj daŭru tra pluraj jaroj’. La raporto citas ekzemplojn, kie loklingva instruado donas pli bonajn rezultojn ol instruado nur en fremda lingvo.

IPR 14/28

— página 9 del PDF —

Klaso en Benino (fotis Mirejo GROSJEAN) La raporto notas (p. 17), ke el 150 landoj nur 41 elspezis pli ol 6% de la Bruta Nacia Produkto (BNP) por la eduka sistemo. El la tuta monsumo de internacia helpo, nur 1.4% estas dediĉita al edukado (p. 21). Se ĉiuj studentoj povus fini sian edukadon kun baza lego-kapablo, eblus tiri 171 milionojn da homoj el malriĉeco (p. 23). Pozitiva atingo: en Etiopio, junulara lego-kapablo kreskis je 34% en 2000 ĝis 52% en 2011 (p. 36). Malpozitive: 29 landoj ankoraŭ ne havos sufiĉajn instruistojn por elementaj lernejoj eĉ en 2030 (p. 38). Fine (p. 51) la dokumento resumas dek ĉefajn bezonatajn reformojn: 1. 2. 3. 4. 5. 6. 7. 8.

Ŝtatoj agu, por pli rapide forigi aŭ mildigi la mankon je sufiĉaj instruistoj. Gravas allogi la plej bonajn kandidatojn al la profesio. Trejnu instruistojn, por povi prizorgi la bezonojn de ĉiuj studentoj. Pli bone pretigu la trejnistojn kaj mentorojn, por povi subteni instruistojn. Direktu instruistojn al lokoj de la plej urĝa bezono. Ofertu instigajn karierajn kaj salajrajn kondiĉojn, por reteni la plej bonajn instruistojn. Bonigu la superrigardon de instruistoj; ne superŝutante ilin per neinstruaj devoj. Liveru al instruistoj novigitajn, modernajn instruplanojn, por bonigi lernadon.

IPR 14/29

— página 10 del PDF —

9.

Evoluigu rimedojn por pli efika lerno-taksado, por ke mankoj pli klare vidiĝu. 10. Akiru pli da datumoj pri la komunumo de trejnitaj instruistoj. La emfazoj de la Unesko-raporto pri la kvalito de instruado en la mondo ja malfermas temon por ni esperantistoj – la sekva teksto baziĝas sur dua artikolo en Esperanto – do la mesaĝo eĥas tra la movado. La raporto substrekis la gravecon de adekvata stoko de bone trejnitaj instruistoj. Svarmas tra nia movado proponoj aliri politikistojn kaj edukinstancojn por akiri la rajton instrui Esperanton en lernejoj, devige aŭ laŭelekte. Tiaj petoj bezonus pli zorgan preparadon – ĉiam neglektata paŝo estas samtempe konkrete proponi subtenon por programo de instruista trejnado. Ni bezonas solidan grupon de instruistoj kapablaj apliki al nia lingvo modernajn teknikojn el la nuntempa lingvo-pedagogio. Tia plus-peto testus la veran sintenon de la politikistoj kaj edukistoj, ĉar tia programo kostus signifajn rimedojn kaj investojn, kaj realigus la infrastrukturon necesan por sukcesa kaj malefemera programo de E-instruado. Kiel diris nia pionira pedagogo d-ro István SZERDAHELYI okaze de la fondo de la katedro en la universitato ELTE en Budapeŝto: „Nun nia tasko estas instituciigi Esperanton.” Tion ni ne atingos per lozaj kaj izolaj aliroj; tiu instituciigo devas okazi multnivele, kaj devas inkluzivi koheran financotan programon de oficiale rekonata instruista trejnado. La konturoj de la AMO-progrAMO por Aktivula Maturigo ĉe UEA nun firmiĝas kun intensa oferto (jam sep seminarioj en la fondo-jaro). Dezirindas simile intensa programo por instruista trejnado; la bezono same grandas. Iam ni revivigos la projekton MITE de ILEI (Modula Instruista Trejnado en Esperanto), kiu forfalis nur pro mankoj de financado kaj laborfortoj. MITE donus pli firman, varian kaj flekseblan kadron por la trejnado, kun ebloj atingi nivelon de oficialeco por la kursfinintoj. Ĝis tio stariĝos, gravas flegi la nunan oferton; ĝuste nun disiras informoj pri la oficiala 3jara 24kursa programo de postdiplomaj studoj pri interlingvistiko, kiu ekos en septembro 2014 ĉe Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando. Tiu kurso inkluzivas specialiĝon pri instruista trejnado; kelkaj stipendioj estos refoje ofertataj de UEA kaj ESF por faciligi la partoprenon de indaj studentoj. Informojn pri la kursaro kaj universitato vidu en la sama numero de Esperanto aŭ ĉe: http://www.staff.amu.edu.pl/\~interl/ [Vidu paĝon 11 en ĉi tiu numero!]

IPR 14/210

— página 11 del PDF —

ILEI ofertas ekde julio 2014 trejnprogramon sub la nomo Semajnoj de Esperanto-Perfektiĝo (SEP). Tio konsistas el du sinsekvaj semajnoj da intensivaj kursoj en la Interkultura Centro Herzberg pri lingvokono kaj metodiko de instruado, inter la 19a kaj 26a de julio kaj inter la 27a de julio kaj la 3a de aŭgusto. La du kursoj havos iujn komunajn elementojn kaj kelkajn unikajn. Eblas aliĝi por iu ajn el la unu-semajnaj kursoj, aŭ al ambaŭ. Vidu ĉe http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=92783725. [Vidu la kalendaron IT en paĝo 14.] Progresadas la programo de distanca trejnado, RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe www.edukado.net), kiu ankaŭ havas stipendiajn alirojn. Ĝi ofertas mentoratan trairon de stud-moduloj, kun multe da apoga vidbenda materialo, interalie el registritaj modellecionoj. Vd. ĉe http://www.edukado .net/klerigejo/rite/celoj Instruista trejnado kaj aktivula maturigo; jen du kampoj, kiuj respondas al la bezono por konkretaj projektoj, kiuj realigas la celojn de la Strategia Plano. Tre gravas reale ligi ĝiajn ambiciajn stratosferecajn celojn kun agado en ternivela atingo de niaj membroj kaj agantoj. Se ni momente renomos la programon AMO, jen utila duopo: Aktivula Trejnado (AT) kaj Instruista Trejnado (IT). Ĉu eble venis la tempo por restarigi novan (kaj espereble pli produktivan) formon de la iam furora ATA-ITA debato? Stefan MACGILL Vic-prezidanto de UEA

Kiel iĝi profesia kaj kvalifikita instruisto de Esperanto? La Interlingvistikaj Studoj (IS) de UAM donas solvon La KER-ekzamenoj furoras. Kial multaj submetiĝas al ĝi malgraŭ tio, ke nenies salajro altiĝos poste? Ĉar oni volas plialtigi sian lingvoscion pretiĝante al ĝi, mezuri ĝin kaj montri al la mondo, ke ankaŭ el Esperanto eblas fari internacie rekonatan ekzamenon. Instruantoj de Esperanto aŭ tiuj, kiuj intencas tion fari, eĉ pli devus profundigi kaj larĝigi siajn sciojn. Instruisto devas esti preta respondi al diversaj demandoj de siaj gelernantoj, scii multe pli ol la bazan programon.

IPR 14/211

— página 12 del PDF —

Ne sufiĉas bone scii E-on, se iu volas instrui ĝin en lernejo; la oficiala atestilo, kiun donas ŝtata universitato, estas baza afero. La pola Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano jam de 1998 regule ofertas siajn 3jarajn postdiplomajn studojn pri interlingvistiko kaj esperantologio en ekstera formo: nur unu intensan semajnon necesas pasigi en UAM ĉiusemestre; inter la sesioj la laborado okazas kun la helpo de la kursgvidantoj kaj per reta lernado. La tria jaro ebligas specialiĝojn: pri internacia kaj interkultura komunikado, interlingvistiko, lingvistiko kaj literaturo de Esperanto, tradukado kaj instruado. La lasta estas tre grava kaj la plej altnivela formado de Esperanto-instruistoj.

Vi povas diri, ke la gramatiko de Esperanto estas simpla, ja ĝi konsistas nur el 16 reguloj, do kial studi en universitato? Aliflanke ni havas la dikajn PAG kaj PMEG kun multaj specialaĵoj de planlingvo, kiu iĝis natura pro la uzo en parolkomunumo. Ekzistas eĉ tiaj problemoj – kiel la radikkaraktero aŭ la -ata/-ita uzo – kiuj akre diskutigas esperantistajn lingvemulojn. Dum

IPR 14/212

— página 13 del PDF —

la studoj vi povos ekkoni la tiklajn demandojn kaj respondojn en pli larĝa lingvistika kunteksto kaj entute akiri lingvistikajn bazojn. La Esperanta literaturo ludis gravan rolon jam ĉe la ekvivo kaj dum la evoluo de la lingvo. La verkado daŭre stimulas multajn kontribui al la Eliteraturo. Sed kiuj estas la gravaj literaturaj verkoj? Vi ricevos larĝan panoramon de la E-literaturo en IS de kompetentaj prelegantoj. Ankaŭ la turnopunktoj en la historio de la E-movado estos prilumigitaj. Pluraj aspektoj de la Esperanta kulturo ĝis modernaj aplikoj de E-o en komputa lingvistiko aperas en la programo. Esperanto ekestis kiel solvo por internacia komunikado en multlingva mondo, kaj kolektiĝis multaj spertoj en tiu funkcio, ne eluzitaj. La problemo eĉ hodiaŭ ne estas solvita, kvankam la angla pli kaj pli arogas al si tiun rolon. Vi povos studi diversajn planlingvojn kaj analizi la nuntempan internacian lingvopolitikon. Ni esploros, kiun rolon Esperanto povas plenumi en la internacia kaj interkultura komunikado. La kono de ĉi tiuj terenoj estas bezonata ankaŭ de multflankaj instruistoj. La tria jaro ebligos specialiĝon pri instruado de Esperanto – kunlabore kun ILEI kaj www.edukado.net – kie vi akiros sisteman superrigardon pri la instrua procezo kaj detalan metodaron de instruado de Esperanto en aktiva formo. La riĉa programo prezentos interalie ankaŭ la instruhelpilojn (instruista kofro), la modernan teknologion en instruado (retkursoj), la organizadon kaj planadon de diversaj kursoj. DO, se vi volas havi solidan bazon pri esperantologio, larĝajn fonajn sciojn pri internacia kaj interkultura komunikado, fidindan metodikan pretiĝon kaj oficialan atestilon de ŝtata universitato, tiam estu bonvena dum la unua sesio de la Interlingvistikaj Studoj Ilona KOUTNY, prof. de UAM, membro de AdE, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Informoj troviĝas sur la retpaĝoj de IS: http://www.amu.edu.pl/\~interl/ kaj peteblas ĉe: interlin@amu.edu.pl. Aliĝu rapide, sed plej malfrue ĝis la 15-a de aŭgusto 2014! Haveblos kelkaj stipendioj.

IPR 14/213

— página 14 del PDF —

Kalendaro – Instruista Trejnado (IT) 19 julio – 03 aŭgusto 2014 Herzberg am Harz, Germanio 2-semajna intensa lingvolernado, metodika trejnado kaj instruista kapabligado sub la gvido de Zsófia KÓRÓDY Aliĝu ĉe esperanto-zentrum@web.de 22 septembro 2014 – septembro 2017 Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Mickiewicz, Poznań, Pollando, kun specialiĝo pri pedagogio sub la gvido de Ilona KOUTNY. interlin@amu.edu.pl, http://www.amu.edu.pl/\~interl/ 24 septembro – 28 septembro 2014 Poznań, Pollando Interlingvistika simpozio sub la gvido de Ilona KOUTNY kaj staĝo ARKONES Aliĝu ĉe tobiasz@esenco.org 29 septembro – 05 oktobro 2014 Herzberg am Harz, Germanio Torpedo 9 – Pedagogiaj tagoj, seminario, metodika trejnado sub la gvido de Zsófia KÓRÓDY Aliĝu ĉe esperanto-zentrum@web.de 7 oktobro – 10 oktobro 2014 Kameoka apud Kyoto, Japanio 4a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA) Kapabligo de instruistoj Aliĝu ĉe Ishikawa Chieko, isksanjo@ff.e-mansion.com 07 – 16 novembro 2014 Herzberg am Harz, Germanio Intensa lingvolernado kaj metodika trejnado Aliĝu ĉe esperanto-zentrum@web.de 12 – 21 decembro 2014 Herzberg am Harz, Germanio Intensa lingvolernado, metodika trejnado kaj fakseminario Aliĝu ĉe esperanto-zentrum@web.de

IPR 14/214

— página 15 del PDF —

27 aprilo – 03 majo 2015 Herzberg am Harz, Germanio Intensa lingvolernado, metodika trejnado kaj fakseminario Aliĝu ĉe esperanto-zentrum@web.de 13 majo – 16 majo 2015 Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto Neuchâtel kaj La Chaux-de-Fonds, (Svislando) Diversaj prelegontoj (konfirmota) Ilona KOUTNY (Pollando), Katalin KOVÁTS, (Nederlando), Peter BALAŽ, (Slovakio), Angela TELLIER, Essex (Britio), Zsófia KÓRÓDY (Germanio) kaj aliaj. Aliĝu ĉe mirejo.mireille@gmail.com 22 – 31 majo 2015 Germana Esperanto-Kongreso kun fakseminario, trejnado en Hameln postkongreso kaj seminario en Herzberg am Harz Aliĝu ĉe esperanto-zentrum@web.de 03 – 17 julio 2015 Herzberg am Harz, Germanio Antaŭ la ILEI-konferenco: 2-semajna intensa lingvolernado, metodika trejnado sub la gvido de Zsófia KÓRÓDY Aliĝu ĉe esperanto-zentrum@web.de 17 – 25 julio 2015 Oostende, Belgio Tutsemajna Konferenco de ILEI, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj Kurso por instruistoj sub la gvido de Katalin KOVÁTS kaj Mireille GROSJEAN Aliĝu per www.ilei.info

Kursoj  Paroligaj rondoj Aliaj travivaĵoj, aliaj lernsituacioj Kurso (ĉeesta kurso) okazas per lerncela kunveno de instruisto kaj lernanto, lernantoj. La instruisto preparas la kurson per la elekto de la lernocelo, kiu konsistos el iu aspekto de la lernenda lingvo. Tiu gvidanto elektos la strategiojn, kiuj ebligos al la lernantoj malkovri tiun parton, akiri tiun aspekton; povas esti

IPR 14/215

— página 16 del PDF —

plej diversaj taskoj, kiel legado, ekzercoj, tradukoj, demandoj – respondoj k.s. povas esti parolaj aŭ skribaj aktivaĵoj. La instruisto korektas la produktaĵojn de la lernantoj, tion, kion ili diras, prononcas, skribas, respondas, tradukas… Pri la diversaj manieroj korekti pozitive kaj kuraĝigante venos alia artikolo. Dum paroligaj rondoj la celo estas praktiko de la lingvo sen skribado, sen tradukado. Kompreneble akiro de scioj, kompreno de lingvaj fenomenoj povas okazi, sed tio ne estas la celo. La celo de tiaj kunvenoj estas trejnado de aŭskulta kompreno kaj de parola produktado, kaj de ambaŭ samtempe en adekvata interparolado. Tio estas necesa, ĉar tio ne fontas el racia pensado, sed el aŭtomataj refleksoj, kiuj devas funkcii rapide. Same kiel en kurso dum tiu kunveno estas gvidanto. Tiu persono preparos aktivaĵojn cele al paroligado de la studentoj. Povas esti improvizado, skeĉoj, demandojrespondoj, rolludoj k.s. Spontaneco gravas. Do la instruisto ne instruos, ne prelegos. Estas defio por la lernanto: mastrumi samtempe la enhavon de la diraĵoj kaj la gramatikon… post aŭskultado de demando tuj formuli adekvatan respondon… Pro tio dum la parola aktiveco la gvidanto ne devas interveni iel ajn, ekz. korektante eventualajn erarojn. Se li / ŝi tion farus, tio bremsus la parolfluon de la lernanto. Mense la studento irus al gramatiko kaj perdus la fadenon… eble li / ŝi ŝatos ĉesi…devos honti… intencos forlasi la salonon… Estas malfacile por instruisto silenti, ne reagi, ne movi iun vizaĝoparton, ne frapeti surtable per nervozaj fingroj, aŭskultante eraron ĉe la improvizanta lernanto. Tamen li / ŝi devas. En tiaj situacioj povas okazi du specoj de eraroj. La unua speco estas dumprodukta eraro; la studento bonege konas la uzon de la finaĵo –n por la objekto ekzemple, tamen forgesas ĝin pro pripenso pri la sekvo de la skeĉo, pri la enhavo de la teatraĵo. Por tiaj eraroj ne endas ion diri. Korektado estas superflua. La lernanto fakte aŭdas la eraron samtempe, kiel la publiko, sed la vorto jam forlasis lian / ŝian buŝon… ne plu eblas repreni ĝin… Foje la persono rediras la frazon ĝuste, por montri, ke li / ŝi konas tiun frazkonstruon. Aliaj eraroj povas montri al la instruisto, ke tiu lernanto IPR 14/216

— página 17 del PDF —

ankoraŭ ne komprenis tiun aŭ jenan punkton de la gramatiko. En tiu momento la instruisto notu la eraron rapide kaj diskrete. Foje okazas, ke la gvidanto povas sugesti pli trafan vorton. Li notu tion. En posta fazo, ekster la paroliga rondo, post ĝi, tiu gvidanto dediĉu tempon al la bezonataj klarigoj por tiu studento, eble en plena kunsido, eble en dupersona momento. El tio oni komprenas, ke dum paroligaj rondoj la gvidanto havu paperon antaŭ si por noti. Tiaj paroligaj rondoj ofte estas malagrablaj por la studentoj. Jes ja, ilia kapo plenas je ideoj, kaj iliaj lingvaj kapabloj ebligas al ili esprimi nur parton, parteton de tiuj abundaj, detalaj, trafaj ideoj. El tiu diferenco naskiĝas frustro. Do ĉu tiaj trejnaj kunvenoj vere indas? Kompreneble jes. Okazos jeno: la studento sentos siajn mankohavajn lingvokonojn kaj havos fortan deziron progresi. Do tiu frustro efikos kiel puŝo, stimulo. Mireille GROSJEAN fremdlingvoinstruisto dum 38 jaroj

Defio por instruistoj: konsideri, trakti kaj taksi juste ĉiujn lernantojn Kvankam la rezultoj en la PISA-enketo1 flatis Finnlandon, ili ne montris grandan diferencon inter la rezultoj de elorigine finnaj lernantoj kaj la rezultoj de la lernantoj devenintaj el aliaj landoj, precipe el enmigrintaj familioj kun t.n. „etna fono”. Tiuj du vortoj kutime signifas „evolulando” aŭ „orienta Eŭropo”. La diferenco estas hontinde pli granda ol en aliaj eŭropaj landoj. La scioj de infanoj el „etna fono” ofte respondas al tiuj de 1

Programme for International Student Assessment (programo por internacia studenta taksado)

IPR 14/217

— página 18 del PDF —

infanoj 2-3 jarojn pli junaj ol ili, do en klaso 2-3 jarojn malpli alta en la lerneja skalo. Kvankam Finnlando famas pro tio, ke ni povas subteni kaj helpi infanojn, kiuj progresas pli malrapide ol iliaj samklasanoj, tio ne koncernas la alilingvan lernejanaron (finna kaj sveda estas niaj du enlandaj oficialaj lingvoj). La alilingva lernantaro rapide kreskas, nun el la bazlernejanaro 7-15-jaraĝa ĝi atingas 4,8 procentojn, t.e. 25 437 lernantoj en 2012. Pri ilia malbona progreso oni povas kulpigi ankaŭ instruistojn, kiuj ne atendas bonajn rezultojn de la alilingvaj infanoj. La finnajn/svedajn lernantojn la instruistoj kuraĝigas, spronas kaj instigas al plia klopodado, sed ili ne postulas la saman nivelon de infano el aliaj kultura fono kaj lingvo. Male, la instruisto kontentas kaj eĉ dankas, se la noto de tia infano estas „mezgrada”. La abituriento Naima Farah, kiu venis el Somalio al Finnlando en la aĝo de 12 jaroj sen scii eĉ unu vorton de finna lingvo, nun posedas 4 lingvojn kaj deziras fariĝi kuracistino. Ŝi aperigis sian vidpunkton en finna gazeto dirante, ke kelkaj enmigrintaj familioj ne aprezas la edukadon, sed aliaj komprenas, ke, por ke la infano dungiĝu kaj prosperu, nepras bonaj edukado, rezultoj kaj atestoj. Ŝi deziras, ke la instruistoj ne tro indulgu la infanojn de enmigrintoj, sed helpu kaj spronu ĉiujn al pli bonaj rezultoj. La signifon de la etna fono en lernado oni nun esploras en Finnlando. La esploro estas unu el la unuaj en la PISA-landoj. Finnaj instruistoj devos esti pli edukataj pri interkulturaj scioj kaj diferencoj. Pri multkultureco oni neniam povos esti plenklera. Alia afero estas, ke en la socio malaperas kaj malaperos metioj kaj profesioj, precipe tiuj kun mezgrandaj salajroj. Tial oni rekomendas edukadon pri pluraj fakoj kaj elastecon en la laborelektoj. La labormerkaton karakterizas granda ŝanĝiĝemo. Neniu kapablas plene prognozi la estontecon. Maŝinoj, komputiloj anstataŭas laboristojn, entreprenoj serĉas landojn, kie la salajroj estas plej eble malaltaj, aŭ dungas homojn el tiaj landoj en Finnlando. Jen kelkaj fakoj, kie homa laboro kaj intelekto eble ne povos esti anstataŭigita per io alia: kuracisto, flegisto de malsanuloj aŭ maljunuloj, kuiristo, aŭtoriparisto, gardisto, instruisto, vendisto, kelnero, inĝeniero, juristo, frizisto, barbiro, ŝoforo de remorkhava kamiono, purigisto. Resume, la laborpostenoj en la estonteco troviĝos en flegado kaj zorgado pri homoj, servado al homoj, terapio, elpensado de novaj ideoj kaj evoluigado de produktoj. Krome, praktikaj fakoj, kie bezonatas lertaj manoj, ĉiam estos aprezataj. Raita PYHÄLÄ (Finnlando) IPR 14/218

— página 19 del PDF —

Arto ne nur pro arto La Finnlanda Edukministerio kun la urbo Hyvinkää zorgas pri la artocentro Villa Arttu, kiu disponas pri cent mil artaĵoj faritaj de infanoj kaj gejunuloj en 130 landoj konkursocele. 66% el tiu trezoro estas videblaj ciferece en la reto, kun finnaj kaj anglaj sciigoj. La bildoj povas esti uzataj por komenci interparoladojn de homoj en malsamaj kulturoj kaj aĝoj. La temoj inkluzivas multon priparolindan: hejmo, patrino, ĉiutaga vivo surstrate kaj aliloke, ludoj kaj ritaroj, niaj futuro kaj nuno. La vizitantoj en la artocentro aŭ ĉe siaj komputiloj estas instigataj al komparado de kutimoj kaj vivkondiĉoj, al interkompreniĝo de nia multfaceta, bela, maljusta mondo. La konkurso en printempo 2014 temas pri manĝaĵoj kaj manĝokutimoj. En oktobro la artocentro starigos surmuran ekspozicion pri la konkursaĵoj. Poste, la ekspozicion oni sendos al Helsinki, la finna ĉefurbo. La vasta kolekto ekis pro ideo de la instruisto kaj artisto Eino VESALAINEN (1923 – 2010). Lia revo estis eduki gejunulojn kaj infanojn al paco kaj kultura interkompreniĝo per arto. Pliaj informoj pri la artocentro Villa Arttu La centro uzas la grandajn laborejojn de antaŭa lanfabriko por helpi gejunulojn kaj infanojn lerni kaj progresi en siaj artaj ŝatokupoj: desegnado, pentrado, skulptado, ceramiko, gravuraĵoj, nigra-blankaj fotoj, videofilmoj kun sono. Profesiaj artistoj instruas pri ĉiu fako. Gepatroj kun beboj kaj etuloj partoprenas t.n. kolorbanojn, geavoj kaj genepoj oleopentras kaj akvarelas kune. Estas aranĝataj instruhoroj pri bildstrioj kaj ‘mangao’. La ekspozicioj sur la muroj fontas el la stoko de la artaĵoj de infanoj kaj gejunuloj laŭ elektitaj temoj. Se estas ekspoziciataj pentraĵoj ekzemple pri

IPR 14/219

— página 20 del PDF —

cirko, junaj vizitantoj povas lerni akrobatadon, saltojn kaj transkapiĝojn sur dikaj tapiŝoj aŭ matraco. Ili lude aĉetas biletojn ĉe cirkogiĉeto, fotigas sian vizaĝon en truo de cirkeca ekrano, ridas pro klaŭnovestaĵoj sur ŝnuro, elkore amuziĝante. De la artocentro profitas ne nur unuopaj vizitantoj sed ankaŭ lernejaj klasoj kun siaj instruistoj, enmigrintoj, turistoj, kiuj emociiĝas vidante bildojn pri siaj devenlando kaj kulturo. Ofte ili povas vorte klarigi, pliprofundigi kaj plidetali la enhavon de la bildoj. Vidu www.artcentre.fi. (Surfote: Rondirado en la artocentro – foto de Raita Pyhälä) Raita PYHÄLÄ (Finnlando)

ALTE-Konferenco ESPERANTO ĉeestis Parizo, la 10an kaj 11an de aprilo 2014 „Association of Language Testers of Europe”, jen tio estas ALTE: Asocio de taksistoj pri lingvoj en Eŭropo. Do tiu asocio grupigas lingvoinstruistojn kaj okupiĝas pri taksado, ĉu laŭ la KERsistemo (Komuna Eŭropa Referenckadro) ĉu laŭ aliaj ŝtataj aŭ ne ŝtataj sistemoj. En tiu asocio membras UEA. Partoprenis 360 personoj el 60 landoj. La partoprenantoj venis el Japanio, Ĉinio, Tajvano, Sud-Ameriko, Afriko, Kanado. La Komuna Eŭropa Referenckadro ne plu estas eŭropa, ĉar en ĝi estis agnoskitaj la korea lingvo, la ĉina, la japana, la araba kaj Esperanto. Dum la Konferenco prelegis partoprenantoj el 30 landoj en diversaj lingvoj: la angla (en), la franca (fr), la germana (de), la hispana (es). Interkrampe legiĝas la oficialaj mallongigoj por la lingvoj laŭ ISO. Ne aperis partoprenlisto.

IPR 14/220

— página 21 del PDF —

La temo de la Konferenco estis „Taksado pri lingvoj por multlingvismo. Kuraĝigi al lingva diverseco kaj interkultura komunikado”. Enhave la diversaj kontribuoj traktis tiun temon kaj ĉiuj prelegantoj subtenis multlingvecon. Tamen mi povis observi, ke, kiam venis ia amuza rimarko en la franca, la publiko ridis post kelkaj sekundoj, kiam ili aŭdis la tradukon al la angla. El tio mi povis scii, ke la plej granda nombro de la partoprenantoj parolas nur la anglan kaj uzis interpretadon por kompreni la malmultajn prelegojn en la franca aŭ en la germana aŭ hispana. La prelegoj estis tradukitaj al gestolingvo, pli precize al gestolingvoj: unu persono uzis gestolingvon de la angla, alia uzis gestolingvon de la franca. (Vidu la apudan foton). Mi povis konstati, ke urĝas promocii gestolingvon internacian. Jen tasko nia! Mi plurfoje partoprenis debaton per demando aŭ komento, ĉiam post klariga enkonduko: „Mi nomiĝas Mireille GROSJEAN, mi reprezentas Universalan Esperanto-Asocion”. Mi povis disdoni multajn informilojn kaj ekrilati kun multaj personoj. Mi parolis kun Profesoro NEGISHI el Tokio, kiu prezentis la diversajn aspektojn de la uzo de la KER-sistemo por la taksado de la akiro de la angla en Japanio. [Vidu artikolon sur p. 22]. Amuze estis, kiam mi parolis al li pri samideano KIMURA Goro Christoph, profesoro en Sophia Universitato en Tokio, ĉar ili konas unu la alian. Mi aŭdis tre interesan prezenton de Profesoro Piet VAN AVERMAET el la universitato de Gent, Belgio. En sia prezento li emfazis la multnombran malsaman originon de la enmigrintoj, la buntecon de la lingvoj, la diversajn kaŭzojn de migrado, la gravecon de aliro al tiu nova situacio laŭ socia kaj civitana manieroj, kiuj ofte ne kongruas kun la kutimaj lingvopolitikaj decidoj kaj praktikoj. Mi parolis al li kaj ni skizis, ke iu el lia esplorgrupo povus partopreni nian simpozion dum la ILEI-Konferenco en Oostende en 2015. Same mi faris kun Profesoro Jozef COLPAERT de la antverpena universitato; li estas fakulo pri perkomputila lernado de lingvoj. Li prelegis pri necesaj adaptoj de la KERsistemo post konsideroj de uzantoj. Evidentiĝis, ke la Konsilio de Eŭropo

IPR 14/221

— página 22 del PDF —

lanĉis la KER-sistemon, kaj ke nun ALTE sekvos la evoluon kaj agados pri ĝi. Pluraj prelegantoj emfazis, ke la interkulturaj kapabloj enorme gravas kaj ke la pure prilingva kapablo ne sufiĉas en la profesia vivo. ALTE proponis konkurson, kies premioj estis senkotiza partopreno al la Konferenco. El pluraj kandidatiĝoj 6 junuloj partoprenis la konkurson, sendis kandidatan leteron kaj gajnis la partoprenon. La unua premio estis komplete senpaga partopreno, kun repago de vojaĝkostoj kaj restadkostoj; tiun gajnis junulino el Vjetnamio. Mi povis paroli kun ŝi, gratuli ŝin kaj prezenti al ŝi E-on menciante la vjetnaman movadon. La universitato de Cambridge (UK) same donis stipendion al unu persono. Tiuj stipendioj estis unuafoje disdonitaj. Mireille GROSJEAN, Prez de ILEI

La efiko de KER-strategioj en la instruado de la angla en Japanio Intervjuo de Profesoro NEGISHI Masashi, Tokio Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) jam de longa tempo ne plu estas nur eŭropa: aliĝis al ĝi la araba lingvo, la korea, la ĉina, la japana kaj E-o. Profesoro NEGISHI instruas en la Tokia Universitato pri Fremdaj Studoj. Li estas lingvisto, publikigis diversajn verkojn kaj lernolibrojn kaj observas la uzon de KER en Japanio en la instruado de la angla. Li membras en la Eduka Komitato pri la fremdlingva instrupolitiko ligita al ŝtata Edukministrejo. Intervjuis lin Mirejo GROSJEAN en Parizo dum la Konferenco de ALTE (Association of Language Testers of Europe / Asocio de lingvaj taksistoj en Eŭropo) la 10an de aprilo 2014. Mir: Altestimata! En via prelego vi asertis, ke okazas kolizio inter la KERpostuloj kaj la japana kulturo. Ĉu vi povas priskribi tion?

IPR 14/222

— página 23 del PDF —

Prof: La problemo kuŝas en la fakto, ke la KER-skemo tekstas: „mi kapablas”, „mi sukcesas”. Tiel oni ne diras en Japanio, tia frazo ne uzatas. Se tia demando venas, venos respondo: Ne. Pro tio ni devis en Japanio adapti la KER-sistemon al nia mondo. La nomo estas CEFR-J. Nia unua paŝo estis krei pliajn nivelojn. Do ni havas pli ol la 6 konatajn nivelojn de KER. Nia dua paŝo estis verki konkretajn ekzemplojn por la instruistoj, kiuj uzos la KER-skemon. Do se la KER-skemo esprimas ian abstraktan ĝeneralan kapablon, ni verkis precizajn frazojn „Mi kapablas diri: Leviĝu! Venu!…”. Tion legas la instruistoj, tio estas helpo al ili. De jardekoj la celoj de fremdlingvoinstruado en Japanio estas legado kaj skribado. Mankas parolado kaj aŭskulta kompreno. Se la instruisto tamen volas trejni siajn lernantojn pri parolkapablo, li / ŝi donas ian temon kaj la lernanto devas prepari prezentadon. Do la studento parolas, sed ni ankoraŭ ne estas en spontana diskutado, kie endas reagi al demandoj kaj trovi respondojn, argumentojn, rimarkojn. Eble eĉ la instruistoj mem malfacile povus partopreni en improvizaj diskutoj… Do la postuloj de KER, kiuj enhavas la 4 kapablojn, malkongruas kun la japanaj instrukutimoj. Temas pri granda defio por la instruistoj eniri tiun novan sistemon eŭropdevenan. Kutime iu homo pensas kaj duapaŝe parolas. Japanoj ofte rezignas pri la dua paŝo: ili pensas, kaj silentas. La daŭro por atingi la ekparoladon estas proksimume unu jaro. Plie japanoj ne kutimas paroli pri si mem. Do tie denove okazas malkongruo kun la postuloj de KER „Ĉu vi faras tion? Ĉu vi ŝatas tion?…” Por paroli klare: la instruistoj devas labori kiel interfaco, kiel perantoj, inter la KER-postuloj reformulitaj en CEFR-J kaj la studentoj. Ili devas baki tion laŭ japana kuirarto, komunikmaniero. Oni povas konstati, ke la uzo de KER kaŭzas plian ŝarĝon por la geinstruistoj, kiuj kutime intruas en klasoj el proks. 40 lernantoj. Mir: Mi kore dankas vin. Mi ŝatus aldoni jenan konstaton: Kiam mi alvenis unuan fojon al Japanio, mi kutimis ekparoli en iu butiko aŭ surstrate al japano per la demando (en la angla) „Ĉu vi parolas la anglan?” Ĉiam mi ricevis la respondon: „Ne!”. Poste mi pripensis pri tiu ne ebla komunikado kaj provis per alia strategio dirante (en la angla): „Mia lingvo estas la franca. Mi iomete parolas la anglan. Ĉu ni povus komuniki per la angla?” Tiam venis respondo: „Jes!” Prof: Interese! Mireille GROSJEAN

IPR 14/223

— página 24 del PDF —

Ne nur gramatiko Ne

nur

gramatiko laŭtlegado korektoj ekzercoj konjugacioj

konsistigu kursojn.

Gravas gaja etoso socia aspekto agrabla momento pozitiva korektado partopreninda kun-veno.

Post

tutsemajna staĝo lerncela kunloĝado freneza kongreso venas soleco, sopiro, tristeco, melankolio, spleno.

Tion belege esprimas Gabrielle TRÉANTON (1920), 94jara en 2014. Ĝuu ŝian apudan poemon… →

Noto: Ne grumblu al ŝi pri „Revenu venontjar’”. Ŝi scias, ke tio estas eraro. Tamen ŝi uzis tiun formon… Ŝi havu la rajton…

IPR 14/224

— página 25 del PDF —

IPR 14/225

— página 26 del PDF —

La tria renkontiĝo de trilanda Comenius-projekto La kadro Post la vizitoj en Mazara (IT) en aprilo 2013 kaj en Győr (HU) en septembro 2013 la trian fojon renkontiĝis 12-18-jaraj mezlernejaj lernantoj el Italio, Hungario kaj Germanio kadre de Comenius-projekto. La ideo de la projekto venis de la germana partnero kaj baziĝis sur antaŭaj studoj dum la ĉiu-semajnaj Esperanto-lecionoj gvidataj de Zsófia KÓRÓDY en la ErnstMoritz-Arndt Gimnazio en Herzberg am Harz. La projektdetalojn ŝi ellaboris kun Ewa KUKIELKA, subtenate de Peter ZILVAR de la E-Centro, kiu antaŭ kelkaj jaroj, inter 2008 kaj 2010, estis projektpartnero kun la Nicolai-bazlernejo el Herzberg de same trilanda Comenius-projekto (kun Springboard-lernejo en Bar Hill (UK) kaj baza lernejo en Miskolc (HU)).

Urborigardado en Herzberg, ĉe Zamenhof-monumento

IPR 14/226

— página 27 del PDF —

La strukturo La projekto kun la titolo „De la loka kastelo al la Eŭropa Domo” havis dujaran laborplanon inter aŭtuno 2012 kaj somero 2014: por ĉiu monato por ĉiu partnero estis difinitaj taskoj kaj okazis tri reciprokaj unu-semajnaj vizitoj al la partnerlandoj por konatiĝi unu kun la aliaj kaj prezenti ne nur por la partneraj grupoj sed laŭeble al la tuta lernejo la projektenhavon, plenumitajn taskojn, prezentadmaterialojn. La dumjara kontaktado okazis per sendado de fotoj, bildkartoj, salutmesaĝoj, leteroj, pakaĵetoj, per regulaj personaj kontaktoj tra komuna fermita Facebook-grupo, per uzado de Skajpo inter la projektgvidantoj. La informoj, produktoj, fotoj, filmoj ktp. aperadas sur 4-lingva (Esperanta, germana, hungara, itala) hejmpaĝo. Ni antaŭvidas eldonon de DVD-disko kun riĉa enhavo kaj pretigos libreton, kvazaŭ gvidlibreton por junaj ĉiĉeronoj, turismaj helpantoj. Dum la partneraj vizitoj gravan rolon ludis la gepatroj, kiuj gastigis po unu lernanton el ĉiu partnerlando. Tio donis apartan eblon por internacia kontaktado, kunvivado, kunlaboro kaj komunikado kaj rezultigis ekeston de vera amikeco inter la gejunuloj. La enhavo Dum du jaroj grupoj de lernantoj el la tri lernejoj partoprenantaj en la projekto lernis Esperanton kaj kolektis diversajn materialojn pri sia propra lernejo, ĝia nomdonanto, lokaj geografio, historio kaj legendoj, lokaj gravuloj, famaj historiaj personoj, tradicioj, festoj de la regiono, turismaj vidindaĵoj, najbaraj urboj kaj ĉirkaŭaĵoj por montri ilin al samaĝuloj loĝantaj eksterlande. La preparitaj prezentadoj, filmetoj kaj fotoj estis interŝanĝataj per interreto kaj dum la projektaj renkontiĝoj la gejunuloj lernis kiel gvidi junajn turistojn tra sia propra urbo. Ili lernis pri la plej gravaj kaj interesaj vidindaĵoj, vizitis muzeojn, trastudis turismajn broŝurojn, gvidlibrojn. Parto de la rezultoj de ilia laboro kun aldonaj informmaterialoj ricevitaj el la aliaj landoj estis prezentitaj ankaŭ en la formo de ekspozicioj, ĉu porokazaj antaŭ- aŭ post la vizitoj, ĉu sur murtabuloj aŭ en konstanta vitrino en la koridoro de la lernejo, kie ĉiuj povis rigardi ilin, lerni per ili pri aliaj landoj, regionoj kaj sperti, kion signifas internacia kunagado inter samaĝuloj.

IPR 14/227

— página 28 del PDF —

La vizitoj La unua renkontiĝo en Mazara del Vallo en aprilo 2013 estis tre grava, ja la unuan fojon la lernantoj vidis unu la alian, devis konatiĝi, integriĝi en nekonatan ĉirkaŭaĵon, lerni esti parto de nova familio, alkutimiĝi al aliaj lernejaj, sociaj kondiĉoj. Ne nur la bela vetero sed ankaŭ la multaj historiaj vidindaĵoj, la marbordo kaj la palmoj, la vizititaj regionoj restos en la memoro. Dank’ al la gastamo de la siciliaj familioj, la agademo de Angela CRISTALDI, la lernejestrino, kaj koleginoj Caterina GAGLIANO kaj Francesca ASARA kune kun la zorgemo de la instruistoj el Hungario kaj Germanio, la unuaj impresoj estis tre pozitivaj kaj la projektsemajno sufiĉis por krei la amikajn rilatojn, kiuj akompanis la tre harmonian kunlaboron dum la tuta daŭro de la projekto. La dua vizito al Győr en septembro 2013 aldonis al la grupoj novajn defiojn: provi solvi projekttaskojn en miksitaj grupetoj laŭeble per helpo de Esperanto, kaj se ne eblis, kun klarigoj, tradukoj al la aliaj lingvoj. Post ekzercado ĉiuj grupetoj sukcesis produkti la bezonatan materialon, ekestis vortaretoj pri turismo kaj pretiĝis filmitaj scenetoj, dialogoj inter ’turistoj’ kaj ’informantoj’. La ekskursoj al famaj lokoj, ekz. Komárom, Pannonhalma, konatigis la lernantojn kun la hungara historio, la dumsemajna riĉa programo, kiel ekz. lernado de hungara popoldanco, sporteventoj, kunludado, komuna pikniko plifortigis la amikajn rilatojn inter la gelernantoj. Dankon meritas la projektgvidantoj: István BAGÓ kaj lia edzino Kati, Mónika LAKOS kaj Eszter MAYER. Krom Eszter ĉiuj tri instruistoj kun la projektgrupeto venis ankaŭ al Herzberg am Harz en vintro 2013 por fari antaŭpreparojn por la printempa renkontiĝo, rigardi la lokon kaj ekskurseblojn kaj komune festi la novjaron kun la germanaj projektgvidantoj kaj kelkaj lernejaj geamikoj. La tria kaj lasta vizito inter la 23a kaj 29a de aprilo 2014 okazis en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, kiu havas apartan signifon, ja la lernantoj povis propraokule sperti la E-ofertojn de la urbo, rigardi ZEOjn, vidi E-lingvajn ŝildojn, vojmontrilojn, ekspozicion en la kastela muzeo ktp. En Herzberg same familioj gastigis siajn eksterlandajn partnerojn, Zsófia kaj Ewa kun Christopher KOCH kaj Tobias ZANDER, instruistoj de la E-MA Gimnazio organizis por ili interesan tutsemajnan programon. La junaj gastoj estis akompanataj de siaj instruistoj kaj venis al la E-urbo por

IPR 14/228

— página 29 del PDF —

konatiĝi kun vidindaĵoj, lerni pri lokaj historio, geografio, kulturo, legendoj kaj tradicioj. Antaŭtagmeze la gejunuloj okupiĝis pri diversaj projekttaskoj, posttagmeze estis tempo por urborigardado, ekskursoj al Goslar kaj la Harz-montaro, vizito al Göttingen, Bad Lauterberg, kie ili pasigis – kiel en Győr – posttagmezon en naĝejo, kie lingvaj bariloj tute malaperis kaj ĉiuj kune ludis kaj amuziĝis. Dum longe atendita ekskurso al Berlino ni rigardis Alexander-placon, la katedralon, Reichstag2, la Muzean Insulon, faris grupfotojn antaŭ la Brandenburga Pordego kaj la Berlina Muro. La bonegan tutsemajnan etoson ne malhelpis eĉ pluvo dum la rostadfesto en la ĝardeno de gastama familio; la kunestado, babilado de pli ol kvardek personoj en malgranda salono eĉ plifortigis la komunajn travivaĵojn kaj amikecon. La lastan projekttagon la tuta lernejo kaj gastoj el la urbo estis invititaj al la projektfesto en la aŭlo de la gimnazio, kie pleniĝis la ĉ. 500 sidlokoj. Ni ĝuis la altnivelan muzikan kontribuon de la gimnazia orkestro, la kontribuon de gimnazia klaso pri lernado de fremdaj lingvoj kaj la ĉarman prezentadon de dancgrupeto. Aparta surprizo estis, ke urbestro Gerhard WALTER en Esperanto salutis la partoprenantojn kaj emfazis la gravecon de lernado de la internacia lingvo. Ni rigardis resuman filmon pri la dujara kunlaboro, rememoris komunajn projektajn aktivaĵojn, interŝanĝis donacojn kaj fine kune kantis en Esperanto la Eŭropan Himnon. La rezulto La projekto baldaŭ finiĝos, sed adiaŭante niajn gastojn kun larmoj en la okuloj ĉe la stacidomo, planante sekvajn sed ĉi-foje jam tute privatajn vizitojn, ni estas certaj, ke la amikecoj daŭros, ke ni certe revidos unu la aliajn denove kaj ni ne forgesos, ke ni havis tiujn belegajn komunajn 2

Tiu konstruaĵo enhavas la nuntempan germanan parlamenton Bundestag. – NdlR

IPR 14/229

— página 30 del PDF —

travivaĵojn dank’ al Esperanto. La preskaŭ dujaraj kontaktoj kaj kunlaboro rezultigis intensan aktivecon kaj verajn amikecojn; post la reciproka gastigado en propraj domoj de familioj fortiĝis la sento de aparteneco unu al la aliaj kaj ni ĝojas, ke ni, instruistinoj el Herzberg, povis esti ne nur iniciatintoj sed daŭraj helpantoj de tiu procezo. Zsófia KÓRÓDY kaj Ewa KUKIELKA, Herzberg am Harz – la E-urbo

NdlR: La sekva artikolo celas nur informi la legantojn pri prezentaĵo, kiun Profesoro GLOSSOP faris ĉe tute anglalingva internacia konferenco pri la FUTURE OF EDUCATION (estonto de edukado). Li parolis nur nome de si mem, ne oficiale nome de ILEI aŭ de iu ajn organizo. Tiu konferenco okazis en Florenco, Italio, la 13-an kaj 14-an de junio 2013. La detalojn (tute en la angla lingvo) oni povas trovi ĉe <http://conference.pixel-online.net /foe2013/conferenceproceedings.php>. Kelkaj partoprenantoj ĉe tiu konferenco antaŭe sciis nenion pri Esperanto.

Nun ni devus efektivigi neglektitan revolucian proponon 1. La maltrafita oportuno Unu el la unuaj sugestoj proponitaj en la Asembleo de la Ligo de Nacioj en Decembro 1920 estis tiu de Lordo Robert CECIL, ke por trakti „la lingvajn malfacilaĵojn kiuj malpermesas rektajn rilatoj inter la popoloj” oni esperas ke „la instruado de la internacia lingvo E-o” „iĝos ĝenerala en la tuta mondo, por ke infanoj el ĉiuj landoj ekde nun scipovu almenaŭ du lingvojn, sian gepatran lingvon kaj facilan rimedon de internacia komunikado.”[1] Bedaŭrinde tiu revolucia ideo ne estis efektivigata. En la Asembleo de la Ligo de Nacioj iu ajn propono povis esti akceptita nur se ĉiuj membro-ŝtatoj aprobis ĝin. Unu ŝtato kontraŭis la proponon de Lordo Cecil. Kiu ŝtato? Francio. Kial? Ĉar la propono indikis ke Esperanto estus la monda lingvo instruenda, kaj la francoj pretendis ke la franca lingvo jam estas la monda lingvo.[2]

IPR 14/230

— página 31 del PDF —

2. Preter inter-naciismo al tutmondismo La francoj argumentis, ke Esperanto ne havas nacian kulturon. Sed tiu argumento supozas la inter-naciisman vidpunkton de la 20-a jarcento anstataŭ la tutmondismon de la 21-a jarcento. Inter-naciismo konceptas la mondon kiel kolekto de apartaj landoj kies anoj estas baze enfermitaj interne de siaj propaj landoj kaj kiuj interagas unu kun la alia nur per internaciaj organizaĵoj. La figuro por inter-naciismo estas monda mapo kun la diversaj ŝtatoj montritaj en diversaj koloroj. La tutmonda komunumo de la 21-a jarcento estas malsama. Ĝia koncepto estas bazita sur la fotoj de la Tero el la kosmo. Ĉiuj homoj estas membroj de unu planeda komunumo. Sekve ni devus povi komuniki rekte unu kun la alia. Kiam oni traktas edukadon, oni devas konsideri la mondon de la estonteco. Grava demando estas, kion vi devus fari rilate al lingva edukado por infanoj? Ni bezonas planon laŭ kiu ĉiuj el ili lernos almenaŭ unu komunan lingvon, por ke ĉiuj el ili en ĉi tiu planeda komunumo povu komuniki kun ĉiuj aliuloj, ne nur kun tiuj kiuj hazarde loĝas en landoj kiuj uzas la saman nacian lingvon. 3. La lingva-edukada demando antaŭ ni Kion ni devus fari rilate al la lingva edukado por niaj infanoj? Ĉu ili devus lerni almenaŭ unu komunan lingvon? Se jes, kiun lingvon oni devus elekti? Ĉu ni penus uzi kiel la tutmondan lingvon iun nacian lingvon kiel la anglan aŭ la ĉinan? Aŭ ĉu ni devus elekti kiel la tutmonda lingvo iun naciecneŭtralan, artefaritan, pli facile lerneblan lingvon kiel Esperanto? Eĉ kvankam la angla estas mia denaska lingvo, mi volas argumenti kontraŭ la vidpunkto ke la angla devus esti la komuna tutmonda lingvo instruenda al infanoj. Mi opinias, ke la racia kaj morale justa elekto por la unua fremda lingvo por ĉiuj infanoj estas Esperanto. La fina celo devus esti, ke homoj lernu multajn lingvojn, sed ĉiuj infanoj devus lerni almenaŭ la komunan tutmondan lingvon, por ke ili povu komuniki rekte kun ĉiuj aliaj Teranoj. 4. La morala dimensio de la tutmonda-lingva demando Ni devus konsideri serioze la moralan dimension de ĉi tiu demando. Mi opinias ke estus fundamente malmorala afero elekti iun ajn ekzistantan nacian lingvon por servi kiel la tutmonda lingvo. Se iu ajn nacia lingvo iĝus la tutmonda lingvo, landoj kiuj uzas tiun lingvon akirus statuson super la

IPR 14/231

— página 32 del PDF —

aliaj lando. Ĉi tia luktado por statuso jam produktis du mondmilitojn. Tian inter-naciisman konkurson ni devas ekfini. Uzi iun ajn nacian lingvon estus ankaŭ decido maljusta rilate al ĉiuj infanoj kies unua lingvo estas alia lingvo. Kiel homo kies unua lingvo estas la angla, mi konstante estas memorigata pri la maljusteco de la aktuala situacio. Aliuloj devas lerni novan lingvon, sed mi povas uzi mian denaskan lingvon. Kiel maljuste! Mi estas inter la malpli ol 5 procentoj el la homoj en la tuta mondo, kiuj uzas la anglan kiel sian denaskan lingvon.[3] Tial pli ol 95 procentoj el ĉiuj homoj devas lerni duan lingvon por povi partopreni internaciajn konferencojn, kiuj uzas nur la anglan lingvon. Eĉ se la tutmonda lingvo estus la mandarena ĉina lingvo, necesus ke 88 procentoj el la homoj en la tuta mondo lernu ĝin kiel duan lingvon.[4] Se iu ajn nacia lingvo estus uzata kiel la komuna tutmonda lingvo, landoj kiuj uzas tiun lingvon havus maljustan ekonomian avantaĝon super aliaj landoj. Krom la avantaĝo ke ili ne devos instrui duan lingvon al siaj infanoj, ili havus la ekonomian avantaĝon ke aliuloj volos veni al iliaj landoj por pli bone lerni ilian lingvon. 5. La kazo kontraŭ la uzo de la angla kiel la tutmonda lingvo Ĉar necesus, ke ĉiuj infanoj lernu la tutmondan lingvon, ĉi tiu lingvo devus esti relative facile lernebla. Ĉar nia celo estas, ke infanoj lernu multajn lingvojn, ili devus havi bonan unuan sperton, kiu instigos ilin voli studi aliajn lingvojn. La plej bona ebleco estus lerni unue tute fonetikan lingvon, en kiu ili lernus kune la skribitan kaj parolatan lingvon. La angla ne estas tia lingvo. Ne estas logika situacio, kiam la vortoj „so” (S-O) kaj „do” (D-O), kiuj aspektas tiel simile, devas esti prononcataj tiel malsimile. En la angla lingvo vortoj, kiujn oni literumas simile estas prononcataj malsimile kiel la vortoj literumataj T-H-O-U-G-H kaj T-H-OU-G-H-T kaj T-H-R-O-U-G-H. La angla lingvo enhavas multajn stranĝaĵojn, kiel la aldonon de la litero S al verboj en la tria persono singulara. Malregulaĵoj ekzistas rilate al la malsamaj tensoj de la sama verbo, kiel „go,” „went,” kaj „have gone.” Rimarku la malregulan konjugacion de la verbo „to be”: „I am,” „you are,” „he is”, por ne mencii la fakton ke en multaj vortoj la litero S estas prononcata kiel la litero Z. Ĉi tiuj mallogikaj trajtoj de la angla lingvo eble igas multajn infanojn simple rezigni pri la lernado de iu ajn fremda lingvo.

IPR 14/232

— página 33 del PDF —

6. La kialo por la uzo de E-o aŭ versio de ĝi kiel la tutmonda lingvo Anstataŭ la angla, ni devus uzi Esperanton. Tiuj, kiuj neniam lernis Esperanton, ne komprenas la valoron de ĝia genia karaktero kaj kiel facile oni povas lerni ĝin. Tiuj kiuj neniam instruis Esperanton, ne konstatis kiel rapide infanoj povas lerni ĝin.[5] Ĉiuj povas facile determini kiel ĉiu vorto devus esti prononcata kaj literumata. Se ĉiuj infanoj en la mondo lernus planitan lingvon kiel Esperanto, aliaj avantaĝoj sekvus. Unu estus la konservado de la minoritataj lingvoj kiuj nun pereus, kiam ili alfrontas lingvojn subtenatajn de potencaj landoj. Se la tutmonda lingvo estus Esperanto, homoj en tiuj minoritataj komunumoj povus daŭre uzi siajn lingvojn interme de siaj propraj komunumoj kaj Esperanton por tutmonda komunikado. Dua avantaĝo rilate al la postulo, ke infanoj lernu Esperanton, estas ke ili evoluigus pozitivan sintenon al la lernado de aliaj novaj lingvoj. Eksperimentoj montris, ke lernantoj, kiuj lernis Esperanton, poste pli rapide lernas aliajn eŭropajn lingvojn.[6] Tria avantaĝo de la lernado de neŭtrala tutmonda lingvo kiel Esperanto estas, ke la infanoj evoluigus identecon kiel membro de la monda komumumo, samkiel la lernado de nacia lingvo kondukas al identeco kun tiu nacia komunumo.[7] Se ĉiuj infanoj lernus la saman tutmondan lingvon, ili pensus pri si mem kiel membroj de la tutmonda komunumo kaj estus malpli inklinitaj batali en militoj kontraŭ aliaj membroj de tiu komunumo. Kvara avantaĝo rilate al la postulo ke ĉiuj infanoj lernu Esperanton estas, ke ili povus uzi modernan teknologion por rekte komumiki kun aliaj infanoj ĉie.[8] Personaj amikecoj povus evolui sen malhelpo de landlimoj kaj malsamaj naciaj lingvoj. 7. Eblaj ŝanĝoj por fari Esperanton pli kulture neŭtrala lingvo Oni povas konsideri Esperanton esti eŭropa lingvo, kaj sekve oni povus argumenti, ke ĝi devus esti modifata por servi kiel kulture neŭtrala tutmonda lingvo. Ĉu oni povus fari Esperanton pli kulture neŭtrala lingvo, se oni povus enkorpigi terminojn de aziaj kaj afrikaj lingvoj? Tamen Esperanto eĉ nun en sia aktuala formo estas entuziasme subtenata de homoj tra la tuta mondo. La registaro de Ĉinio faris almenaŭ tiom kiom iu ajn alia landa registaro por subteni la uzon de Esperanto.[9]

IPR 14/233

— página 34 del PDF —

Por trakti ĉi tiun demandon, mi proponas ke la Eduka Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (Unesko), kiu en 1954 kaj 1985 adoptis rezoluciojn kiuj esprimis subtenon por Esperanto, nomumu komisionon por evoluigi iomete modifitan, pli kulture neŭtralan version de Esperanto. Oni devus doni al ĉi tiu komisiono limdaton de kvin jaroj. Pluraj spertaj esperantistoj devus esti membroj de ĉi tiu komisiono, inkluzive de kelkaj el Azio kaj Afrika. Ĉi tiu komisiono devus havi ankaŭ membrojn, kiuj bone konas la Hajnuan pinjinon kaj la Bahasan Indonezian lingvon. Se la komisiono ne sukcesus produkti la deziratan modifitan kulture neŭtralan version de Esperanto ĝis la kvinjara limdato, la aktuala versio de Esperanto estus oficiale rekomendita kiel la komuna tutmonda lingvo instruenda al ĉiuj infanoj ĉie. 8. Finaj pensoj Esperanto estas unu el la plej grandaj inventoj dum la tuta homara historio. Estas granda tragedio, ke ĝi ne estis adoptita kiel la monda lingvo en la inter-naciisma 20-a jarcento. Nun dum la tutmondiĝa 21-a jarcento ĝi ankoraŭ ne ricevas la subtenon, kiun ĝi meritas. Ĉu io ajn povas esti pli grava afero por la estonteco de edukado ol la tutmonda sindevontigo instrui al ĉiuj infanoj ĉie facile lerneblan komunan tutmondan lingvon kiel E-o? Ronald J. GLOSSOP, Southern Illinois University (Sud-Ilinojsa Universitato) en Edwardsville (SIUE), Edwardsville, Illinois 62025, Usono, rglossop@mindspring.com [1] Peter G. Forster, The Esperanto Movement, paĝo 172. [2] La The Esperanto Movement de Forster informas nin kiel la propono de Lord Robert Cecil iniciatis la diskuton, kaj ĝi ankaŭ liveras detalan rakonton pri tio, kio poste okazis rilate al Esperanto en la Ligo de Nacioj kaj aliaj internaciaj organizoj. Vidu ĉapitron sesan, paĝojn 169-187. [3] The World Almanac and Book of Facts-2013. Sur paĝo 717 la indikita nombro da homoj, kiuj uzas la anglan kiel sian unuan lingvon, estas 328 milionoj. Sur paĝo 733 la indikita nombro de homoj en la mondo estas 7 017 543 964. Tial la proporcio de homoj, kiuj uzas la anglan kiel sian unuan lingvon, estas 4,67436 el cent. [4] The World Almanac and Book of Facts-2013. Sur paĝo 717 la indikita nombro da homoj, kiuj uzas la mandarenan ĉinan lingvon, kiel sian unuan lingvon, estas 845 milionoj. Ĉe paĝo 733 la indikita nombro da homo en la mondo estas 7 017 543 964. Tial la proporcio de homoj, kiuj uzas la mandarenan ĉinan lingvon kiel sian unuan lingvon estas 12,04218 el cent.

IPR 14/234

— página 35 del PDF —

[5] Alvino E. Fantini kaj Timothy G. Reagan, Esperanto and Education: Towards a Research Agenda. Vidu aparte paĝojn 27-33. [6] Helmar Frank, „Valeur propédeutique de la langue Internationale” [„Valoro propedeŭtika de la lingvo internacia ”], Journée d’étude sur l’Esperanto. Université de Paris-Vincennes, nov. 1983, paĝoj 121-136 kaj J. H. Haloran, „A four-year experiment in Esperanto as an introduction to French,” British Journal of Educational Psychology, Vol. 22, nr. 3, nov. 1959, paĝoj 200-204. [7] Kurt E. Müller (eld.), Language Status in the Post-Cold-War Era. Vidu aparte paĝojn 117-139. [8] Humphrey Tonkin kaj Grahame Leon-Smith, The Future of Modern Languages in English-speaking Countries, (Esperanto Documents, New Series, 18). Rotterdam, Universala Esperanto-Asocio, 1979, paĝo 17. [9] Ulrich Lins, „Esperanto as Language and Idea in China and Japan,” Language Problems and Language Planning, 32:1 (2008), paĝoj 47-60 kaj „China Interreta Informa Centro: Historio de Esperanto,” <http:// esperanto.china.org.cn/world/shiwindow/index5.htm>.

El la landoj kaj sekcioj Brazilo Kun bedaŭro mi sciigas vin pri la forpaso de Prof. D-ro Geraldo MATTOS Gomes dos Santos (1931-2014), 82-jara, eksa prezidanto de la Akademio de Esperanto – cetere, akceptita en la Akademio en 1970, li estis ĝia dua plej malnova ano. Li estis lingvisto, emerita profesoro de Federacia Universitato de Paranao kaj de Pontifika Katolika Universitato de Paranao – PUCPR (li estas la aŭtoro de la teksto de la Himno de PUCPR). Lia vasta verkaro estas plurfaceta: ĝi inkluzivas lingvistikajn studojn pri la portugala kaj pri E-o – kun emfazo sur la origino de la Internacia Lingvo kaj ĝia strukturo; lin speciale allogis la problemo de Esperantaj participoj -, studoj pri instruado de tiuj du lingvoj, poemoj kaj romanoj originale verkitaj en E-o. E-on li lernis en 1947-1948. Li estis iama prezidanto de Paranaa E-Asocio, kaj ankoraŭ en 2011 kaj 2012 li gvidis serion da prelegoj en E-o pri diversaj aspektoj de la gramatiko de ĉi tiu lingvo kaj pri ĝenerala lingvistiko en la sidejo de la

IPR 14/235

— página 36 del PDF —

Asocio, en Kuritibo. En junio 2013 li ĉeestis la reinaŭguran ceremonion de Stel-Domo en la tereno de Pontifika Katolika Universitato de Paranao. Lastoktobre li estis trafita de cerbovaskula akcidento, kaj ekde tiam lia kuracado okazis parte en malsanulejo, parte hejme. La 8-an de marto grupo da esperantistoj vizitis lin, kaj li kun granda malfacileco babilis kun ili, en Esperanto kaj en la portugala. Li daŭre estis bonhumora kaj lia menso estis vigla. Dimanĉe la 23-an de marto li estis en sia hejmo kaj forpasis dumdorme, proksimume je tagmezo. Ivan COLLING

Germanio La germana ILEI-sekcio kunvenos en Erfurt dum Germana Esperanto-Kongreso (GEK) Kiel ekde multaj jaroj, ankaŭ en 2014 okazos kunsido de la instruistoj dum la landa E-kongreso. La membroj de la Asocio de Germanaj E-Instruistoj, la germana ILEI-sekcio, kunvenos en Erfurt inter 15:30-16:45, la 7an de junio 2014 kadre de la 91a Germana E-Kongreso (http://www.esperanto .de/gea.malnova/gek2014.html). Ĝi okazos en la kongresejo „Haus am Breitstrom”, Evangelia Konsilantara Gimnazio („Ratsgymnasium”), Meister-Eckehart-Str. 6, D-99084 Erfurt. La programo enhavos jarraporton, spertinterŝanĝon kaj planadon por la sekva agadjaro. La kunveno estas publika, ni esperas ĉies aktivan partoprenon. Se estos sufiĉaj aliĝintoj, okazos ankaŭ KER-ekzameno. Kontakto: Zsófia KÓRÓDY, 37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, zsofia.korody@esperanto.de

Hungario SIRKÓ Ilona (1951-2014) mortis la 15-an de aprilo en la urbo Balassagyarmat. Ŝi finis la E-fakon krom la hungara en ELTE ĉe Prof. SZERDAHELYI. Ŝi dediĉis grandan parton de sia vivo al Esperanto: laboris en la oficejo de HEA, ankaŭ poste ŝi multe kontribuis, ekz. al la eldonlaboroj. Ŝi partoprenis en la ellaboro de la Hungara-Esperanta vortaro. Dum la lastaj pli ol dek jaroj ŝi instruis Esperanton al grupoj kaj sukcese pretigis multajn homojn al la ŝtata lingvoekzameno. Ŝi iniciatis, ke la gimnazio en Bercel alprenu la nomon de Kolomano KALOCSAY, kaj parte instruis en la lernejo, tiel 27 gelernantoj plenumis la abiturientan ekzamenon pri E-o dank’al ŝi inter 2010 kaj 2012. Ilona KOUTNY IPR 14/236

— página 37 del PDF —

Fotu nekutime!! Kiam okazas kunveno, kurso, kongreso, multaj homoj ŝatas foti. Poste aperas en la movadaj revuoj fotoj montrantaj grupon kun flago, disdonon de diplomoj, sidantajn ekzamenatojn… Ĉu foje ni povus vidi ion alian?? Okazas fotokonkurso. Por lanĉi ĝin ni aperigis foton kun prezidantino, kiu dormas ekstere sur benko. Nun ni aperigas du personojn en gaja etoso; iu fotis ilin en Mongolio en 2010 dum kongreso de Komisiono pri Azia EMovado (KAEM); temas pri Mireille GROSJEAN, nun prezidantino de ILEI, kaj Sinjoro PARK Yongsung („Nema”) el Koreio, nun sekciestro. Certe vi sukcesos foti originale, nekutime. Imagu ion! Teatrumu iomete! Poste sendu viajn fotojn al mirejo.mireille@gmail.com. La konkurso estas malfermita al niaj membroj. La temo de la foto kongruu kun Esperanto-aranĝo. Ĉiu membro rajtas sendi ĝis 3 fotojn. Eble iu lerta fotisto volos partopreni kaj tiel ni akiros novan membron… Kiu scias? La fotoj devas esti senditaj antaŭ la 31a de oktobro 2014. La ĵurio konsistas el 3 personoj: Sinjoro Brian MOON, Sinjoro HUANG Yinbao alinomita „Trezoro” kaj Sinjorino Mireille GROSJEAN. Ni uzos niajn 4 kolorajn paĝojn por montri la plej amuzajn fotojn. Premioj konsistos el libroj. Vidu la unuan anoncon de la konkurso en IPR 2013/4 paĝo 25. (MG)

Korekto En la artikolo pri la programo „Kiom internacia estas via vorto?” (vidu www.espevoluo.org) en IPR 2014/1 p. 20-22 enŝteliĝis ĝena tajperaro, kiu faris parton de la artikolo nekomprenebla. Temas pri la difino „en la plimulto de lingvoj” en la 15a linio, kvazaŭ oni povus taksi ĉiujn lingvojn same gravaj. La aŭtoro priparolas la ideon, ke oni pesu la gravecon de lingvoj laŭ ilia nombro da denaske parolantoj. „Por Eŭropo tio ŝajnas akceptebla ideo, ĉar la eŭropaj mondlingvoj (angla, franca, hispana, portugala) tiam pezas laŭ siaj nombroj da denaskaj parolantoj en Eŭropo kaj la angla NE okupos dominan pozicion. Kontraŭe, la rusa havas la plej grandan pezon: 116 000 000 kaj poste la germana: 84 432 210.” Pardonu! (J.N. redaktoro)

IPR 14/237

— página 38 del PDF —

47-a konferenco de ILEI, Montevideo, 19-25 julio 2014 Eksteresperantuja rekono La ĉi-jara Konferenco de ILEI estas aŭspiciata de la urugvajaj Universitato de la Respubliko kaj la Unesko-Komisiono apartenanta al la Ministerio pri edukado kaj kulturo. Krom tiu ministerio la konferencon subtenas per oficiala apogdeklaro ankaŭ la Ministerio pri turismo kaj sporto. Tio ne estas la solaj ekstermovadaj rekonoj de la Konferenco. La 24-an de marto 2014 kvar reprezentantoj de ILEI kaj de LKK de ĝia 47a Konferenco – Sonia Risso, Radojica Petroviĉ, Ana Montesinos kaj Daniel Bebelacqua – vizitis la regionan sidejon de Unesko en Montevideo kaj interparolis kun la respondeculino pri edukado Maria Paz Echeverriarza kaj respondeculo pri kulturo Frédéric Vacheron. Ambaŭ akceptintoj montris bonan komprenon pri E-o ne nur kiel lingvo, sed precipe kiel movado por celoj parencaj al tiuj de Unesko, do dezirinda partnero de Unesko. Sekve ili esprimis intereson pri kunlaboro okaze de nia Konferenco, donis utilajn rekomendojn kaj esprimis pretecon mem kontribui se ili estos en Montevideo dum la konferenca semajno, ĉu per ĉeesto aŭ salutmesaĝo, ĉu per prelego dum aŭ ekster la simpozio pri la konferenca temo, ĉu alimaniere. S-ino Echeverriarza emfazis la novan rigardon al la temo edukado, kiun Unesko havas danke al la Ĝenerala Direktorino Irina Bokova. Laŭ la nova dujara plano por edukado mondskale, en la 5 regionoj de Unesko oni laboras por plibonigi la kvaliton de la instruistoj. Tiu laboro estas tre grava en Sudameriko, sed restas malfacile plenumebla pro grandaj problemoj en aliaj mondopartoj. (Vidu artikolon de MacGill en p. 6). Kontribuo de ILEI estos bonvena. S-ro Vacheron prezentis al ni la agadon de Unesko en la kampoj, pri kiuj li specife respondecas kaj pretas kunlabori: minacataj lingvoj kaj protektado de kultura kaj natura heredaĵo. Li esprimis la opinion, ke laŭ la agadceloj de ILEI kaj programo de la Konferenco, ĝi meritas aŭspicion de la Ĝenerala Direktoro de Unesko. La 25-an de marto la sama kvaropo el ILEI havis konferenc-rilatan kunvenon en la Lingvistika Instituto de la Humanistika Fakultato de Universitato de la Respubliko. Profesorinoj, kun kiuj ili interparolis, emfazis grava la fakton, ke la Universitato aŭspicias la Konferencon. Tio malfermas kunlaborpordojn kaj inspiras universitatanojn interesiĝi pri la

IPR 14/238

— página 39 del PDF —

Konferenco, precipe pri ĝia simpozio, kaj eventuale mem partopreni. Estis interkonsentite resti en kontakto por efektivigi la kunlaborpretecon.

Solena inaŭguro en la urugvaja parlamentejo Solena inaŭguro de la 47-a konferenco okazos lundon (la duan konferencan tagon, la 21-an de julio) en la parlamentejo de Urugvajo (Palacio Legislativo, inter urugvajaj esperantistoj nomata «Leĝa Palaco»), en kiu asembleis Unesko en la jaro 1954, kiam estis akceptita ĝia unua rezolucio pri Esperanto. La inaŭguro ne okazos en la sama salonego, en kiu kunsidis Unesko, sed en apuda malpli granda salono, same solena kaj adekvata por la dimensio de ILEI-Konferenco. Tamen la konferencanoj vidos ankaŭ la grandan salonon dum trihora programo en la Palaco, kiu antaŭvidas vizitpromenon tra la Palaco kun oficiala ĉiĉerono, ĉio senpaga. Por la solena ekstere videbla inaŭguro estas elektita lundo kiel labortago, kiam ŝtataj kaj aliaj oficialuloj kaj altranguloj pretos veni kaj kune kun ILEI omaĝi la 60-jariĝon de la rezolucio pri Esperanto. Malpli pompa, interna malfermo de la konferenca laboro okazos dimanĉon, la 20-an de julio, en la konferencejo „Ateneo” de Montevideo.

Loĝado kaj manĝado Por dumkonferenca loĝado ni rezervis ĉambrojn en la hotelo «Los Angeles» kun matenmanĝo, sendrata retkonekto, banĉambro kaj necesejo, kaj aliaj kutimaj komfortaĵoj, je 15-minuta promendistanco de la konferencejo (Ateneo de Montevideo). En la sama hotelo okazos la unuataga akcepto de konferencanoj kaj la interkona frandvespero sabaton la 19-an de julio. La prezoj por unu tago/persono estas: • 19 EUR en kvarpersona ĉambro, • 21 EUR en tripersona, • 27 EUR en dupersona kaj • 43 EUR en unupersona ĉambro. Eblos rezervi ankaŭ ĉambrojn en pli luksa, kvarstela hotelo „Embajador”, 250 m de la konferencejo, kun pli altaj prezoj (ankoraŭ ne konfirmitaj por nia mendo) pli-malpli 50% pli altaj ol tiuj en „Los Angeles”. Bonvolu mendi kaj interesiĝi pli ĉe la estrarano pri konferencoj, subskribinta ĉi-sube. Por tagmanĝo kaj vespermanĝo abundas restoracioj kaj

IPR 14/239

— página 40 del PDF —

vendejoj proksime de la konferencejo. La konferencanoj povos elekti mem laŭ propraj preferoj kaj mondispono.

Alveno kaj interkona frandvespero La unuataga akcepto de konferencanoj kaj la interkona frandvespero okazos sabaton la 19-an de julio, en la hotelo „Los Angeles”, kie plejmulto de la konferencanoj loĝos. Konferencanoj, kiuj planas alveni pli frue aŭ post la komenca tago, bonvolu anonci tion al LKK aŭ estrarano pri konferencoj por certigi akcepton kaj ricevi bezonatajn informojn. Laŭ la jama tradicio de ILEI-Konferencoj, la konferencanoj estas petataj kunporti tipajn frandaĵojn el siaj lando kaj kulturo por disponigi ilin prezentante sin kaj gustumigi ilin al aliaj konferencanoj dum la interkona vespero. Dimanĉon la 20-an de julio la konferenca laboro komenciĝos en Ateneo de Montevideo per interna malfermo, prelegoj, kunsidoj kaj aliaj konferencaj aktivaĵoj. La tago finiĝos per la Nacia Vespero, dum kiu estos prezentitaj la tri fonoj de la moderna urugvaja kulturo (indiĝena, afrika kaj eŭropa), tango (poezio, ritmo, danco) kaj karnavalo kiel tipaĵoj de tiu mondoparto, la specifa gaŭĉa kulturo kaj diversaj aspektoj de prizorgado pri infanoj kaj ilia edukado.

Ekskursoj, bankedo, transiro al Bonaero Urugvajo proponas abundon da historiaj, kulturaj kaj geografiaj vidindaĵoj kiel konferencajn ekskurscelojn. Frandaĵoj de urugvaja kuirkulturo estos konsumataj dum la konferenca bankedo, sed ne nur tiam. Tuttaga ekskurso dum la ekskursa tago (mardo, la 22-a de julio) gvidos orienten de Montevideo, al Punta del Este – Casa Pueblo – Piriápolis – Estancia Renacimiento – Atlántida, kun tagmanĝo en tipe urugvaja Estancia Renacimiento. Aliaj promenaj kaj busaj ekskursoj tra Montevideo mem ebligos konatiĝon kun ĝia kultura kaj arkitektura riĉeco. La lastan konferencan tagon, la 25-an de julio, estos organizita komuna veturo al Bonaero por la UK kun trihora ekskurso tra la historia urbo Colonia (okcidente de Montevideo): buse ĝis kaj tra Colonia kaj prame ĝis Bonaero. Radojica Petroviĉ, estrarano pri konferencoj, radojica.petrovic.rs@gmail.com

IPR 14/240

— página 41 del PDF —

Granda sukceso por Juna Amiko Nepre malkovru tiun valoran revuon, lernilon, progresigilon, amuzilon!! Post la apero de du numeroj faritaj de nia nova redaktoro Stano MARČEK, ni aŭdas laŭdojn, ni ricevas komplimentojn, ni akiras novajn abonantojn. Sekvu tiun vojon kaj abonu ankaŭ vi!! Tiel vi atingos bonan ekvilibron inter nia organo IPR, serioza lertiga revuo, kaj Juna Amiko, malstreĉa legaĵo alimaniere riĉiga. (MG)

Informoj pri ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prezidanto), Mónika Molnár (vicprez.), Mireille Grosjean, Leysester Miro, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Estrare: Penny Vos. Regulara: Marija Beloŝević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: Mireille Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Ilona Koutny, Bharat Ghimire, Radojica Petrović, Kristin Tytgat. Estrare: Gong Xiaofeng „Arko”..

Kunlaborantaj institucioj EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi. E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49)55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Petra Smidéliusz. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Reprezentanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill.

IPR 14/241

— página 42 del PDF —

UN: komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. UNESKO (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60.

Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en Clandoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEIkonto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona kaj 70 € por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <moerbeekr@gmail.com>. La nunan numeron ni sendis al la presejo la 18-an de majo 2014, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aŭgusto 2014.

IPR 14/242

— página 43 del PDF —

Malfermo de la 5a Afrika Kongreso de E-o. De maldekstre: Jérémie Sabiyumva (Burundo), Emile Malanda (Sud-Afriko), Ruphino Houssou (Benino). Ĉu E-o alprenas vortojn el afrikaj lingvoj? (Bv legi la artikolon de R. Glossop en p. 30)

Studu en Poznano! (vd p. 11) IPR 14/243

— página 44 del PDF —

En tiu konstruaĵo „Parlamenta Palaco” okazos la solena malfermo de la 47a Konferenco de ILEI lunde la 21an de julio 2014 je 10:00

IPR 2014/3

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 44 – trimonata

14/3

Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Detlev Blanke Irina Bokova Mark Fettes Ronald Glossop Annie Grente Mireille Grosjean Sylvia Hämäläinen Zsófia Kóródy Rob Moerbeek Radojica Petroviĉ Mihai Trifoi Kristin Tytgat Ye Peixue Yu Jianchao

— página 2 del PDF —

Frandvespero: la plej ŝatata kaj fama kutimo ĉe ILEI. Supre: Ana Montesinos de Gomis (Britio). Malsupre: Ayelen Borgogno, (Urugvajo). (fotoj de Mirejo Grosjean)

IPR 14/32

— página 3 del PDF —

Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario, vic-prez. de UEA Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1

AdE – Akademio de Esperanto

Fotoj sur la eksteraj kovriloj Titolpaĝe: niaj ILEI-konferencanoj en Ateneo. Dorskovrile supre: solena malfermo en la Parlamenta Palaco; malsupre: enirhalo de la Parlamenta Palaco, kie okazis la Unesko-konferenco en 1954.

Enkonduko Karaj Legantoj, kiel kutime la tria numero de la jarkolekto venas post la monatoj Julio – Aŭgusto kaj la ĉiujara Konferenco de ILEI. Do diversaj artikoloj priskribas tiun gravan eventon. Unesko ludis gravan rolon en 1954 rilate al Esperanto kaj kompreneble ni festas kaj mencias tiun establon abunde, vd. la artikolojn de M. Grosjean (p.7., p.15.) kaj R. Glossop (p.14.) Metante apuden Uneskon kaj Esperanton ni iras tute nature al pacedukado, rigardu la tiuteman artikolon de M. Trifoi sur paĝoj 18-20. Poste el Sud-Ameriko ni saltos al Eŭropo (Zs. Kóródy, p.22), al Afriko (A. Grente, p.26.) kaj al Azio (Yu J., p.31.). La Ligo agadas mondskale kaj IPR respegulas tion. Ankaŭ artikolo kun helpa efiko al via instruado ne mankas (vd. M. Grosjean, p.29.) La numeron buntigas la artikolo de D. Blanke (p.27) reage al J. Derks (vd. IPR 1/13, 1/14), la nova parto de la erarologio de nia senlaca R. Moerbeek (p.20.) kaj la prelego de K. Tytgat pri la multlingva urbo, Bruselo. Sur paĝoj 39-40. vi trovas la unuajn informojn pri nia sekvajara konferenco en Oostende (Belgio), danke al R. Petroviĉ. Ni deziras al vi bonan legadon! Jozefo NÉMETH, redaktoro

IPR 14/33

— página 4 del PDF —

ENHAVO Jozefo NÉMETH: Enkonduko………………………………………………………………………….3 Mireille GROSJEAN: ILEI solene festis en Montevideo ………………………………………5 Mireille GROSJEAN: Paŝoj al jesa rezolucio …………………………………………………….7 Rezolucio de la 47a ILEI-Konferenco …………………………………………………………….9 Mark FETTES: Simpozio en Montevideo esploris „lingvan justecon en praktiko” 11 Ronald GLOSSOP: Esperanto kaj Unesko ……………………………………………………… 14 Parolado de S-rino Irina Bokova, Ĝen. Direktoro de Unesko (M. GROSJEAN) ….. 15 Mihai TRIFOI: Esperanto – taŭga rimedo por eduki la junularon […]… ………….. 18 Rob MOERBEEK: Falsaj amikoj en la hispana (1-a parto)……………………………….. 20 Zsófia KÓRÓDY: Kial kaj kiom lerni en du semajnoj? ……………………………………. 22 Annie GRENTE: Instruado de E-o al infanoj en la „lando de la verda stelo” ……..26 Detlev BLANKE: Kiel mezuri la gravecon de lingvo? (reago) …………………………..27 Mireille GROSJEAN: Kia estas bona instruisto? ……………………………………………..29 YU Jianchao: E-instruado estas daŭripova en Ĉinio ……………………………………….31 Kristin TYTGAT: Bruselo: oficiale dulingva urbo, reale multlingva urbo ………….33 El la landoj kaj sekcioj (CN, FI, DE, HU) …………………………………………………….37 Oostende invitas: La 48a konferenco de ILEI (Radojica PETROVIĈ) …………………39 Informoj pri ILEI ……………………………………………………………………………………….41

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>.Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 7969 709 66. Rilatoj kun Unesko kaj FIPLV. Reprezentanto de ILEI ĉe UEA. Vicprez.: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. <zsofia.korody@esperanto.de>. Tel./fakso hejmaj: (+49) 5521-5983. Ecentroj, ekzamenoj, ALTE. Vicprez.: GONG Xiaofeng „Arko”, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. <arko.gong@qq.com>. Universitatoj. Estrarano pri financoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Sekretario: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <ilei.sekretario@gmail.com> por sekretariaj aferoj, <radojica.petrovic.rs@gmail.com> alie. Tel. hejma (+381) 32 371053. Konferencoj, rilatoj kun TEJO. Vicsekr.: Magdaléna FEIFIČOVÁ „Fejfi”, Bernolákova 25/5, SK-010 01 Žilina, Slovakio. <ilei.oficejo@gmail.com>. Membro-administrado. Rilatoj kun FEL. Estrarano: Bharat GHIMIRE, G.P.O. Box 10518, Kathmandu, Nepalo. Tel. (+1) 620 9877. <nespa.1990@gmail.com>. Universitatoj. Komisiito por helpi al aliĝpetoj. Estrarano: Enikő ZENGŐ SEREGHY, Dózsa u.14. 2/8, HU-4400 Nyíregyháza, Hungario. <enimyster@gmail.com>. Tel. portebla: (+ 36) 203234365. Kalendaro, ekzamenoj, multlingva paĝaro www.ilei-mondo.info, varbado. Estrarano: Penny VOS, Aŭstralio <penivos@yahoo.com>. Lerneja agado.

IPR 14/34

— página 5 del PDF —

ILEI solene festis en Montevideo Solena estis la malferma ceremonio. Danke al la klopodoj de la Loka Konferenca Komitato, sub la efika gvido de Sonia RISSO, ni povis uzi por la malfermo salonon en la „Palacio Legislativo”, la parlamenta sidejo en la ĉefurbo. Tie kunvenis la 8a Ĝenerala Konferenco de Unesko en decembro 1954, dum kiu la diplomatoj el 70 Ŝtatoj aprobis la unuan Rezolucion favoran al Esperanto. Tiu Unesko-Konferenco fakte okazis en la enirsalono de la parlamentejo. Al ni oni donis tre belan apudan salonon kun pli ol 100 sidlokoj. Ĝi pleniĝis komplete. Do ni povis unue admiri kaj abunde foti tiun enirsalonon barokan (vd. dorskovrile), kaj poste sidiĝi por nia ceremonio (vd. sube la foton de Martín MONTEVERDE, Foto-fako de Parlamento Urugvajo). Partoprenis en ĝi sinjorino Ana OLIVERA, urbestrino de Montevideo, kaj sinjorino Lidia BRITO, direktorino de la Unesko-oficejo por sciencoj por la tuta Sud-Ameriko kaj Karibio, kaj direktorino de la Unesko-oficejo por

IPR 14/35

— página 6 del PDF —

Argentino, Urugvajo kaj Paragvajo. Ambaŭ alparolis la publikon tre pozitive kaj amike. Kompreneble la agado de Unesko ĉu en 1954 ĉu nun ĉu estontece staris centre de niaj paroladoj, de niaj pripensoj, de niaj agadplanoj. Estas fakto, ke Esperanto kaj Unesko havas la samajn celojn kaj la samajn valorojn. Tion oni devas emfazi. Pro tio gravas, ke ni esperantistoj konu tiun tutmondan establon, kiu laboras por paco, komunikado kaj edukado. (Vd. pliajn tekstojn pri tio en www.ilei.info.) En pli familieca etoso ni havis nian unuan vesperon, kiu utilas al interkonatiĝo kaj kiu kiel kutime havis la ILEI-formon: franda vespero, manĝoj el ĉiuj niaj landoj. Imagu: 75 personoj el 26 landoj ion alportis kaj surtabligis. (vd. fotojn sur p. 2.) Sakeo kaj biero fluis en la glasojn, kukoj plej diversaj, ĉu salitaj ĉu dolĉaj, ravis nin kaj ebligis – tio estas la celo – malceremonian interparoladon inter la gekonferencanoj. En ĉiuj interkulturaj kunvenoj la plej efika vektoro por alproksimigi homojn estas gastronomio! Kelkaj junuloj el Latin-Ameriko partoprenis, helpis kaj metis viglecon en nian rondon. Ili abunde demandadis pri niaj aktivaĵoj; fruktodonaj diskutoj okazis kun ili. Estontecaj fortoj aperas, feliĉiga evento! Kompreneble ni ankaŭ laboris dum tiukonferenca semajno. La Komitato traktis abundan tagordon en pozitiva etoso; post aprobo la protokolo de tiu laboro aperos sur nia retejo. Paralele okazis diversaj kunvenoj, prelegoj, promenadoj. La lingva festivalo okazis sur placo antaŭ la konferencejo kaj altiris la atenton de vasta publiko. La nacia vespero estis abunda, kun malsamaj eroj belege prezentitaj. Tango ne povis manki, ĝi estis rava. Dum la internacia vespero la konferencanoj mem ion kantis, ion diris, iom dancis; estis okazo malkovri kapablojn de iuj personoj, kiujn oni ne povas konstati dum debatoj aŭ kunsidoj… Interese kaj amuze! Julie vintras en la suda hemisfero. La urugvaja vintro estis tre suna kaj mezvarma aŭ mezmalvarma, la temperaturo atingis proksimume 12 ĝis 15 gradojn. Foje ventis, foje ne. La ekskursa tago estis pluva, sed nur tiu unu tago estis pluva; do ni ne povas plendi pri la vetero, tute ne. La fina tago vendredo estis ekskursa tago al Buenos Aires; unue perbuse al Colonia, pitoreska urbeto ĉemara, de kie ni, pli ol 40persona grupo, atingis per ŝipo la argentinan ĉefurbon je la alia flanko de Rio de la Plata. Mireille GROSJEAN Prez. de ILEI

IPR 14/36

— página 7 del PDF —

Enkonduka prelego okaze de la 47a ILEI-Konferenco en Montevideo, UY

PAŜOJ AL JESA REZOLUCIO (Mireille GROSJEAN, Julio 2014) Unesko estis fondita en 1946. Ĝi enhavis en 1954 72 membroŝtatojn. Unesko konsistas el Ŝtatoj kaj rilatas al Ŝtatoj. Ĉiu Ŝtato, se ĝi membras, havas ĉe Unesko delegacion el 3, 4 aŭ 5 membroj. Tiuj delegacioj obeas al sia registaro. En 1950 petskribo pri Esperanto estas transdonata al Unuiĝintaj Nacioj (UN) kun 900 000 subskriboj privataj kaj 500 subskriboj de establoj. UN transdonas la petskribon al Unesko. Ne klaras, ĉu UN transdonis la petskribon al Unesko por arkivi ĝin aŭ por trakti ĝin. UEA puŝas al la dua eblo. 1952: fondo de CED „Centro de Esploro kaj Dokumentado” laŭ propono de Lapenna. Preparo de dokumentoj. Granda helpo. Grava strategio: Lobiado = koridora agado. Esperantistoj povas kontakti la naciajn Unesko-Komisionojn pri iu propono. La nacia Unesko-Komisiono povas, se ĝi konsentas kun la propono, kontakti la registaron de sia lando. La registaro povas kompreni kaj akcepti la argumentojn transdonitajn. Tiukaze la registaro povas komisii al sia delegitaro ĉe Unesko proponi tion por enmeto en la tagordon. Poste okazas debato kaj fine ĉiuj delegacioj voĉdonas. Eble ili voĉdonos favore al tiu baza propono, eble ne. Jen la vojo por atingi ion ĉe Unesko kaj UN. La Konferenco en Parizo en 1952 estas la 7a. La Konferenco en Montevideo en 1954 estas la 8a. En 1952 en Parizo UEA organizas debaton inter 6 esperantistoj el diversaj landoj apud la sidejo de Unesko por pruvi, ke la lingvo efikas por diskuto kaj argumentado. Proksimume 70 delegitoj ĉeestas.

IPR 14/37

— página 8 del PDF —

En 1952 en Parizo s-ro Lapenna proponas tekston al Unesko. La delegacio de Svislando akceptas zorgi pri la transdono. La peto iras unue de Svislando al la laborgrupo pri Kulturaj Aktivadoj. Akceptita. Poste la peto iras al la Komisiono pri la Programo. Akceptita. El tio ni komprenas, ke nun la teksto iras al la Ĝenerala Asembleo. Tiu Asembleo decidas, ke la ĝenerala Direktoro estas rajtigita komuniki al siaj membro-ŝtatoj la petskribon de UEA, cele al esploroj. Decido okazu dum la 8a Konferenco en 1954. 1953: UEA invitas kunlaboranton de Unesko al la 38a UK en Zagrebo (YU). Sinjoro Lebar venas. Dum 1953 UEA laborigas la Landajn Asociojn. 1954: 39a UK en Harlemo (NL). Du kunsidoj okazas pri „E-o Internacia Lingvo antaŭ Unesko”. Kongresa Rezolucio. UEA petas statuson de NRO ĉe Unesko. 8a Konf. 2a de novembro ĝis 10a de decembro 1954 en Montevideo, Urugvajo. Du punktoj pri E-o en la tagordo: Aprobo de nova statuso por UEA: UEA estu NRO ĉe Unesko. Trakto de la Petskribo. Substrekendas la paralelaj celoj kaj valoroj ĉe Unesko kaj ĉe E-o. Intensa lobiado de Lapenna dum la tuta Konferenco, ĉu en koridoro, ĉu sur ŝtuparo, ĉu en restoracioj, ĉu en salonoj…. Li rilatas al delegacioj ĉefe en la franca. (Laŭ eseo de Carlo MINNAJA) Ekspozicio pri E-o apud la Parlamenta Palaco. Inaŭguro la 17an de nov 1954 en ĉeesto de 200 personoj, inter aliaj la urbestro de Montevideo kaj la ministro pri edukado. Negativa interveno de delegito el Danlando. Rapida traktado. Voĉdono: 3 por, 23 kontraŭ, 19 sindetenoj. Urugvaja E-Societo publikigas artikolon pri neserioza laboro de Unesko. Ĵurnalistoj intervjuas la UEA-reprezentanton Lapenna, homoj vizitas la ekspozicion… Aperas multaj artikoloj pri tiu incidento, aŭdiĝas radioelsendoj. La tuta popolo reagas forte en la urbo. La vento turniĝas. Pozitiva interveno de delegitino el la delegacio de Meksiko.

IPR 14/38

— página 9 del PDF —

Lapenna obtenas kunvenon kun la gvidantoj. La gvidantoj jesas pri nova voĉdono. Rezulto de la voĉdono kadre de la Ĝenerala Asembleo: 30 jes, 5 ne, 17 sindetenoj. Vendrede, la 10an de Decembro 1954 je 17h30. Lapenna analizas: Pozitive: „Aprobo sekvas el celkonscio, intuicio, kapablo, jura kaj procedura kompetento.” Plie: „Hazardo, favoraj cirkonstancoj”. Negative: Insidoj de malamikoj. Abruptaj pensoŝanĝoj. Perfiditaj promesoj. Plena ignorado. Nekompetento. Pluraj delegitoj tute ne konscias pri la nekontentiga aspekto de la lingva situacio. La diversaj membroj de unu delegacio ne havas la saman opinion. Membroj de delegacioj diras, ke ili ricevis instrukciojn de sia registaro. Publika voĉdono per levo de mano: pluraj delegitoj ŝanĝas sian opinion en tiu momento. La baloto okazas sabate posttagmeze fine de streĉa semajno, en somera decembro: mankis pluraj delegitoj. Voĉdonas 52 Ŝtatoj el 72; konsekvence 20 iris promeni en la urbo…. Ĉu same ni nun iru promeni al la urbo?? (Laŭ Esperanto en Perspektivo de Ivo Lapenna kaj aliaj, kaj Eseoj memore al Ivo Lapenna, red. de Carlo Minnaja) Noto: En la Inaŭguro de la 47a Konferenco Marija JERKOVIĈ (HR) prezentis, kiel Lapenna malgraŭ malhelpadoj sukcesis influi la vojon al nova voĉdono pri Esperanto kadre de la Ĝenerala Konferenco.

REZOLUCIO Okaze de la 60-jariĝo de la Unua Unesko-Rezolucio favora al Esperanto okazinta en Montevideo, UY, la 47a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI, samurbe, la 24an de Julio 2014, decidas kaj konigas: Konsiderinte la duan Rezolucion de Unesko en 1985 en Sofio, BG, kiu emfazas la atingojn de Esperanto, Konsiderinte, ke Esperanto aperas sur le retejo de Unesko apud la ses laborlingvoj de Unesko kaj la bulgara por prezenti la paroladon de la

IPR 14/39

— página 10 del PDF —

Ĝenerala Direktoro s-rino Irina BOKOVA por la Tago de la Patrina Lingvo je la 21a de Februaro 2014. Konsiderante la paralelecon de la celoj de Esperanto kaj Unesko kaj la similecon de la alstrebataj valoroj kiel respekto, solidareco, toleremo, ILEI rekomendas al Unesko •

•

noti la gravecon de la egalrajtiga, diskriminaci-malhelpa rolo de la Esperanto-instruado por pacedukado, en kiu la instruistoj praktikas ankaŭ utiligon de Esperantlingva porpaca literaturo (la serio Oriento-Okcidento atingis kvindekon da titoloj ne nur el Eŭropo kaj Azio sed ankaŭ el Afriko kaj Sud-Ameriko), konsciigon pri diferencaj popolsintenoj, kulminaj en konfliktsituacioj; ili praktikas konfliktsolvadon, sed ankaŭ la utiligon de verkoj rilataj al Unesko mem kaj la Homaj Rajtoj, kiel la „Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj”, „Paĉjo, kio estas rasismo?” „Kio estas demokratio?” kaj de multaj aliaj. plu subteni tiun agadon de Esperanto-instruantoj.

ILEI volas Rekomendi al siaj sekcioj esplori pri la konsisto de sia nacia UneskoKomisiono kaj ekrilati kun ĝi; Provi prezenti Esperanton al tiu instanco kaj krei daŭripovajn ligojn kun ĝi ekzemple per aliĝo; Rekomendi al siaj sekcioj konigi al siaj membroj la laboron de Unesko kaj ĝiajn celojn kaj valorojn; Rekomendi al siaj sekcioj partopreni en la agadoj de Unesko laŭ siaj ebloj kaj laŭ la lokaj cirkonstancoj, ekzemple per kunlaboro por atingi la jarmilajn celojn de Unuiĝintaj Nacioj; Ekrilati kun la ĉefa sidejo de Unesko en Parizo cele al depono de kandidatiĝdosiero por fariĝi Ne-Registara Organizo de tiu establo; Partopreni en plej multe da laborkunsidoj en Parizo kaj eventuale en aliaj lokoj de la mondo sendante reprezentantojn laŭ la ebloj; Sendi al Unesko agadraportojn kaj atestojn pri samcelaj aktivaĵoj;

IPR 14/310

— página 11 del PDF —

Sendi al Unesko regule la du revuojn de ILEI: Internacia Pedagogia Revuo kaj Juna Amiko; Peti aŭspiciojn de la nacia Unesko-Komisiono por la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto en Svislando kaj por ĉiuj ĉiujaraj Konferencoj kaj inviti tiun instancon al la malferma ceremonio de tiuj okazaĵoj. Utiligi en ĉiunivelaj kursoj materialojn pacedukajn, kulturdiskonigajn kaj sciencpopularigajn. Kunlabore kun UEA vastigi la konojn pri la tuta mondo per verkoj en Esperanto, interalie per la serio Oriento-Okcidento, nome per individuaj aŭ grupaj rettradukoj aŭ almenaŭ resumoj de elstaraj eldonaĵoj rekomendataj de Unesko. Helpi kompili bazan normliston de pacedukaj verkoj konendaj en Esperanto-ekzamenoj, kaj ĝin utiligi en la instruado. Helpi al Esperanto-instruantoj en malfavoraj cirkonstancoj akiri tiucelajn materialojn.

Simpozio en Montevideo esploris „lingvan justecon en praktiko” Lingva diskriminacio, la sorto de minoritataj lingvoj, la utiligo de la reto por subteni indiĝenajn lingvojn, kaj lastatempaj iniciatoj por plivastigi la kapablon legi kaj skribi en latinamerikaj landoj – jen kelkaj el la temoj traktitaj en unutaga Esperantlingva simpozio en Montevideo, Urugvajo, la 24-an de julio 2014. La aranĝo okazis kadre de la 47a Konferenco de ILEI, kaj origine celis allogi hispanlingvajn fakulojn el la proksimaj universitatoj, kiel sugestas la temo: „Lingva justeco en praktiko: Latinamerikaj spertoj kaj tendencoj.” En la fino, tamen, ĉiuj kontribuantoj parolis Eon – kio ne malhelpis la nivelon de la kontribuoj, el kiuj pluraj estis elstare interesaj.

IPR 14/311

— página 12 del PDF —

La simpozion malfermis d-ro Mark FETTES, la prezidanto de UEA, per kelkaj bonvenigaj vortoj (vd. la foton sur p. 11). Laŭ li, la simpozio estos “okazo pensi kune pri tre ampleksa kaj kompleksa demandaro” el la diversaj vidpunktoj de esperantistoj kaj latinamerikanoj; „ĝi estas do perfekta maniero inaŭguri jaron, kiu markos la 60jariĝon de nia kunlaboro kun Unesko.” Post li la podion prenis d-ro Duncan CHARTERS, usona profesoro kun vasta sperto pri lingvoinstruado kaj interkultura edukado en hispanlingvaj kuntekstoj. Rapide kaj lerte li skizis kvin aspektojn de lingva diskriminacio en Latinameriko, ekde la konataj problemoj de indiĝenaj lingvoj ĝis la malpli konata movado por eduki ĉiujn latinamerikanojn al pasiva kompreno de la „alia” lingvo – la hispana por portugallingvanoj, la portugala por hispanlingvanoj. Ne mankis kritika rigardo al la diskriminaciaj efikoj de la angla lingvo, kiu restas malmulte uzata en la kontinento kaj ofte funkcias ekskludige en sciencaj konferencoj. Urugvajano, s-ro Eduardo TRÁPANI (vd maldekstre, fotis Marija Beloŝeviĉ), vigle kaj konvinke rakontis pri la iniciatoj de la retprograma projekto Mozilla, kun kiu li kunlaboras jam dekon da jaroj por esperantigo de ĝiaj produktoj. Laŭ li, la nova sukceso de la projekto, krei rete bazitan poŝtelefonsistemon por tre malmultekostaj aparatoj, faros grandan kontribuon al la disponigo de interretaj rimedoj al la indiĝenaj popoloj de Latinameriko. Pri indiĝenaj popoloj parolis interalie ankaŭ s-ino Maritza GUTIÉRREZ GONZÁLEZ (vd dekstre), kunlaboranto de Radio Havano kaj sperta instruisto, kiam ŝi rakontis pri la vasta efikeco de „Mi ja povas!”, instruprogramo el Kubo por baza alfabetigo, kiu atingis jam tri milionojn da latinamerikanoj, ne nur en la hispana sed ankaŭ en pluraj indiĝenaj lingvoj. La parolon reprenis d-ro Fettes por disvolvi argumenton bazitan sur liaj esploroj kiel profesoro pri edukado en la kanada universitato Simon Fraser. IPR 14/312

— página 13 del PDF —

Ekirante de konsideroj pri lingva justeco en Kanado, li prilumis la profundan kaj subtilan influon de „ŝtatocentra pensado” en niaj konceptoj de lingvo kaj justeco, kaj venis en la fino al la funkciado de Esperanto kiel „kosmopolita propedeŭtiko”– t.e. kiel rimedo, kiu „helpas trejni la vidkapablon kaj la imagkapablon” per la sperto de komunikado „neŭtrale homa.” Necesis iom da matematikaj konoj por sekvi la prelegon de d-ro BengtArne WICKSTRÖM, el Humboldt-Universitato, Berlino, pri „La daŭra travivebleco de minoritataj lingvoj en la moderna mondo.” Li prezentis simplan sed tre pensinstigan modelon de lingvo-elektado, lingvo-lernado kaj lingvo-transdono, kiu montris, ke minoritata lingvo povas stabile pluvivi, nur se sufiĉaj familioj, en kiuj unu el la gepatroj estas „grandlingvano,” konscie elektas kultivi dulingvecon ĉe siaj infanoj. La urugvaja d-rino Sandra BURGUES ROCA, en vigla kaj riĉe ilustrita prelego, skizis la ŝanĝiĝantan rolon de diversaj lingvoj en „la transmisio de la medicina kono tra la historio,” finante per la konstato, ke relative novaj esploroj konvinke montras la pozitivan efikon de lingvolernado al la cerba sano. Kontraste, la lingvopolitikaj esploroj pri Eŭropa Unio de d-ro Michele GAZZOLA reliefigis la mankon de lingvokonoj ĉe multaj eŭropaj civitanoj, aparte ĉe la plej malriĉaj sociaj tavoloj. El tio li konkludis, ke ĉiuj proponoj forlasi la oficialan multlingvismon de EU por alternativa sistemo, kun unu ĝis tri oficialaj lingvoj (el la angla, franca kaj germana), estas neeviteble diskriminaciaj kaj ekskludemaj. Post aktiviga kaj amuza dumpaŭza prezento de „erarologio” de s-ro Rob MOERBEEK, la simpozio finiĝis per simpla kaj elokventa prezento de s-ro Ismael ÁVILA el Brazilo pri sia laboro por enretigi la faman rektmetodan kurson Saluton! de Audrey CHILDS-MEE. Ĉar ĝi estas alirebla por ĉiuj, sendepende de la lingvo de la uzantoj, la kurso celas esti paŝo al pli justa kaj egaleca aliro al E-lernmaterialoj por ĉiuj retanoj. Tra la tuta simpozio, publiko el ĉ. 30 homoj atente sekvis, faris bonajn demandojn, kaj ĝenerale montris sian aprezon por la kvalito kaj vario de la programo. Taŭgaj eroj el la diversaj prezentoj aperos en Internacia Pedagogia Revuo. Raportas: Mark FETTES, <mtfettes@sfu.ca>

IPR 14/313

— página 14 del PDF —

Esperanto kaj Unesko (por UK en Bonaero, 2014 Julio 29) Ronald J. GLOSSOP, Profesoro Emerita, Sud-Ilinojsa Universitato en Edŭardsvilo, Usono, <rglossop@mindspring.com> Kiam esperantistoj pensas pri la interago inter Esperanto kaj Unesko ili kutime pensas pri la gravaj rezolucioj adoptitaj de Unesko en 1954 kaj 1985. Sendube tiuj rezolucioj estis grandaj sukcesoj por Esperanto. Ni notu kelkajn detalojn. La rezolucio de 1954 adoptita en Montevideo, Urugvajo, diras ke Unesko notas la rezultojn atingitajn de Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo kaj rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko. Plue Unesko komisias la Ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo kaj tiucele kunlabori kun la Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaŭ organizaĵojn. La rezolucio de 1985 adoptita en Sofia, Bulgario, diras, ke Unesko rekonas, ke dum la periodo post 1954 Esperanto faris konsiderindan progreson kiel ilo de kompreniĝo inter popoloj kaj kulturoj de malsamaj landoj, penetrante en la plimulton de la regionoj kaj la plimulton de la homaj agadoj kaj rekonante la grandajn eblojn kiujn Esperanto prezentas por la internacia kompreniĝo kaj la komunikado de malsamaj naciecoj kaj okaze de ĝia centjara datreveno petas la Ĝeneralan Direktoron sekvi la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj kaj invitas la Membro-Ŝtatojn marki taŭgajn aranĝojn, deklarojn kaj eldoni specialajn poŝtmarkojn kaj simile kaj instigi al la enkonduko de stud-programo pri la lingva problemo kaj Esperanto en siaj lernejoj kaj institucioj por pli alta edukado.Tamen ni devus memori, ke ekzistas multaj aliaj gravaj interagoj inter Esperanto kaj Unesko. Unu grava afero estas la mesaĝoj kiujn UEA ofte ricevas de la Ĝenerala Direktoro de Unesko okaze de la Universalaj Kongresoj. Ekzemple mi bone memoras, ke la UK ricevis salut-mesaĝojn de Amadou-Mahtar M’BOW kiam li estis Ĝenerala

IPR 14/314

— página 15 del PDF —

Direktoro de la jaro 1977 ĝis 1986, tio estas, unu jaro post la la adopto de la grava rezolucio. Ankaŭ la nuna situacio estas tre bona. S-rino Irina BOKOVA, la nuna Ĝenerala Direktoro de Unesko, sendis salut-mesaĝojn al la UK en 2011 en Kopenhago kaj ankaŭ al la UK en 2013 en Rejkjaviko. Parto de tiu lastjara mesago diris, „Ekde sia fondo antaŭ pli ol cent jaroj, la Esperanto-movado estas aliancano kaj amiko al la tuta sistemo de Unuiĝintaj Nacioj kaj aparte al Unesko. Kune, laŭ la mandato de Unesko, ni laboras por pligrandigi la manierojn de komunikado inter popoloj kaj uzas ilin por la celo de reciproka interkompreno.” Plue s-rino Bokova faris aliajn deklarojn kiuj harmonias kun niaj komunaj celoj. Ekzemple la 21-an de Februaro 2014 en sia mesaĝo por la Tago de la Gepatra Lingvo ŝi diris: „Samtempe, la alproksimiĝo de popoloj en ‘monda vilaĝo’ eĉ pli necesigas la strebadojn por interkulturaj kompreno kaj dialogo. En la hodiaŭa mondo la normo estas la uzo de minimume tri lingvoj, unu loka, unu pli vaste uzata, kaj unu internacia lingvo por komuniki sur niveloj loka kaj tutmonda.” Ĉi tiu mesaĝo de s-rino Bokova aperis en la ses oficialaj lingvoj de la Ĝenerala Konferenco de Unesko, plus du aliaj lingvoj, ŝia propra patrina lingvo, la bulgara, kaj la Internacia Lingvo Esperanto! Pensu pri tio. La speciala deklaro de la Ĝenerala Direktoro de Unesko aperis en Esperanto kune kun aliaj lingvoj. Ŝajnas al mi, ke denove nun ekzistas tre bona rilato inter Esperanto kaj Unesko.

Parolado de S-rino Irina BOKOVA, Ĝenerala Direktoro de Unesko okaze de la investada ceremonio por inaŭguri ŝian duan mandaton kiel Ĝenerala Direktoro de Unesko, la 18an de Novembro 2013. (Eltiraĵoj elektitaj de Mirejo GROSJEAN, kiu ĉeestis tiun eventon en la pariza sidejo de Unesko.) S-ino Bokova parolis pri Unesko. Anstataŭigu Uneskon per Esperanto. Ĉu estas diferenco? S-ino Bokova parolis sinsekve en fr, ru, es, en (eble en alia vico). Tradukis el la franca al E-o Jean-Pierre DUCLOYER. IPR 14/315

— página 16 del PDF —

Altestimataj Gesinjoroj (…) Mi staras antaŭ vi, pli inspirite ol iam de nia samvidmaniero. La vidmaniero pri mondo de homaj rajtoj kaj de digno. La vidmaniero pri homaro kiel unu sola komunumo. La vidmaniero pri multflanka ordo pli nedifektebla, pri pli forta UN. Mi min devontigas senhalte labori por antaŭenigi la aferon. (…) Tio estas la ideo pri humanismo esprimita per la spirito de „Ubuntu”, „homa grandanimeco” en la bantua socio, de Konfuceo, de la hinda humanisto Swami Vivekananda en la 19-a jarcento kaj de tiom pli da saĝuloj. (…) Ĉiu el ni estas malsimila, sed ni ne vivas solaj, ni vivas kune, kaj ĉiu el ni enkorpigas la tutan homaron. (…) En tiu aliiĝanta mondo ni nepre restu fidelaj al la principoj, kiuj fondis humanismon: – la homa digno, kiun la itala filozofo Pico della Mirandola vidis en tiu kapablo de la homo difini sin mem, plene realigi sian idealon… – la principo pri egaleco kaj justeco… – solidareco Ni devas vivigi tiujn principojn en la 21a jarcento kaj ilin adapti al la nuntempaj defioj. (…) Tia estas mia vidmaniero pri nova humanismo. Unue, homa digno estas intime ligita kun homa evoluo, kun batalo kontraŭ malriĉeco. Kaj homa evoluo havas sencon, tion ni nun komprenas, nur se ĝi estas daŭra. Ĝi efikas kontraŭ si mem, se ĝi okazas malfavore al la planedo. Ĝi efikas kontraŭ si mem se ĝi okazas ne favore al ĉiuj.

IPR 14/316

— página 17 del PDF —

(…) Fine, humanismo estas solidareco, certeco aparteni al unu sola homa familio. En tiu ĉi nuntempa diverseca erao tiu solidareco devas preni la formon de nova mondcivitaneco. Tutmondiĝo, urbanizado, kultura diverseco desegnas multkulturajn sociojn kun multaj identecoj. Tiu diverseco devigas nin rekonsideri evoluon, dialogon, toleremon, socian koherecon, kaj eĉ pacon. La limoj de paco moviĝas ene de la socioj depende de ĉies percepto pri sia kulturo kaj pri aliula kulturo. Por repaciĝi kun aliuloj, necesas esti en paco kun si mem, kun multaj anecoj kaj vundaj memoraĵoj, kiuj postulas respekton. Tiu riĉeco estas ankaŭ kreiva trezoro por renovigi ideojn, se ni lernas sammove akordigi la riĉigan diversecon kun la kunigaj homaj rajtoj. Unesko plenumas senkomparan rolon por proponi lernprogramojn kaj kompetentecojn, kiuj ebligas al civitanoj kunvivi malgraŭ malsimilaj kulturoj, malsimilaj lingvoj, kaj estigi kulturajn sinergiojn. Nia rolo estas doni ilojn, por ke tiu diverseco fariĝu dialogforto kaj interkompreniĝ-forto por alfronti altajn defiojn. Efektive, necesas kune vivi kaj labori: klimatoŝanĝiĝo, naturaj riskoj ne konas landolimojn. Mastrumado de akvo, biodiverseco ne konas landolimojn. Scienco ne konas landolimojn. Necesas krei spacojn, pensmanierojn, kompetentecojn por akcepti tiujn defiojn malgraŭ niaj malsimilaj kulturoj, kredoj kaj devenoj. Nia universala deklaracio pri kultura diverseco estas vortaro pri tiu tutmondiĝo, manlibro pri civitaneco por multkulturaj socioj. Kaj pli ol iam, ni konscias pri la graveco de la esprimo de Prezidento Houphouët-Boigny: „Paco ne estas vorto, paco estas agmaniero, kompetenteco.” Edukado devas esti instruado pri la multkulturaj valoroj kaj kompetentecoj necesaj en la 21-a jarcento, por inici gejunulojn pri tutmonda civitaneco, kaj tio estas la tria piliero de la iniciativo „Ĉefe Edukado” lanĉita de la Ĝenerala Sekretario de UN kaj gvidata de Unesko. Mi repensas emocie pri la revo de Doris LESSING, Nobel-Premiito pri literaturo, kiu forlasis nin hieraŭ, kaj kiu batalis dumvive kontraŭ „fragmentiga kulturo”, en kiu

IPR 14/317

— página 18 del PDF —

gejunuloj, kiuj ĝuis studjarojn, scipovas multon en nur unu aŭ alia fako kaj nenion scias pri la mondaj realaĵoj, nekapablaj pensi tutmonde. Mi citas ŝin: „Ni posedas minejon – trezoron. Ĉio estas ĉi tie, tiu literatura abundeco preta esti senĉese ree malkovrita de iu ajn, kiu bonŝance ĝin trafas… Supoze, ke nia mondo estos ruinigita pro milito. Supoze, ke inundegoj superakvos niajn urbojn, ke la marnivelo altiĝos. Ĉiam la rakontisto estos ĉi tie, ĉar nin modlas niaj imagaroj, ili ebligas al ni la vivon, ili kreas nin. Mense refreŝigas – rekonstruas – nin niaj rakontoj, kiam ni estas ŝiritaj, vunditaj, eĉ neniigitaj. Estas la rakontisto, la revfaranto, la mitfaranto kiu estas nia fenikso: la rakontisto montras nin en nia plej granda kapablo kaj en nia plej efika kreiveco”. Unesko estas tiu tipa universala platformo, la ideolaboratorio, la reto unika por ke tiu heredaĵo vivu, por malapartigi la fakojn, por instrui kiel agi kun aliuloj kaj kiel senĉese nin ŝanĝi. (…) El la salutmesaĝo de Irina BOKOVA al la UK 2011. Vi (esperantistoj) kontribuas al kuraĝigo de idealoj pri paco, libereco, progreso kaj solidareco. Ili nepras por fortigi la junularon kaj atingi la jarmilajn celojn por la evoluo de la tuta mondo.

Esperanto – taŭga rimedo por eduki la junularon en la spirito de la paco kaj kunlaborado (por ILEI-programo dum la UK en Bonaero, 29 Julio 2014) Mihai TRIFOI, emerita instruisto, Rumanio, <mihaitrifoi@yahoo.com> La statistikoj anoncas, ke dum la lastaj 5000 jaroj la mondo travivis 292 jarojn de vera paco, ke en tiu ĉi periodo okazis pli ol 14 500 militoj, grandaj kaj malgrandaj, sur la tuta planedo, dum kiuj mortis milionoj kaj milionoj da homoj.

IPR 14/318

— página 19 del PDF —

Sed kiu statistiko povus enhavi la nemezureblajn perdojn de materiaj kaj spiritaj valoroj, la neimageblajn hororojn kaj suferojn, kiuj mutilis la vizaĝon de nia tero?! Ankoraŭ ne estingiĝis bone la fina kaj funebra gongo de la plej granda monda konflikto kaj la mondo sin preparas por nova detrua milito. En ĉi tia mondo, en kiu kelkaj Ŝtatoj uzas la plej novajn konkerojn de la scienco kaj tekniko por la perfektigo de la detruaj rimedoj, en mondo, en kiu la armilaj stokoj fariĝis tiel grandaj, ke ili povus detrui ĝin plurfoje, la pacon oni devas konstrui kaj defendi. Oni devas ĝin lerni! En tiu ĉi kunteksto necesas strebi firme eduki la homojn, kaj unue la gejunulojn en la spirito de l’ paco kaj kunlaborado. La PACO, ĉi tiu nobla kaj justa aspiro de ĉiuj popoloj, estas garantio por pli bona vivo por la homaro. Ĝin oni devas instrui kaj lerni, ĉar nur en senmilita mondo la junaj generacioj povos koncentri la fortojn por la konstruo de estonto pli bona kaj pli justa sur nia planedo. Ni opinias, ke la lernejo, kiel la ĉefa edukfaktoro de la junularo, per bone pensitaj agoj kadre de diversaj organizoj kaj lernejaj projektoj, povas kaj devas disvastigi en la junularajn societojn la idealojn de l’ paco, interkompreniĝo kaj amikema kunlaboro. Nur konsciigante la junularon pri la danĝero de la milito kaj pri la neceso de lukto por ĝia forigo, ni povas sekurigi plusan ŝancon al paco, kies simbolo estas la bela blanka kolombo. Sed malmultaj gejunuloj konas hodiaŭ kiel naskiĝis tio. Ni opinias, ke ĉiu infano kaj ĉiu junulo devus koni la faman pentraĵon de Pablo PICASSO pri la blanka kolombo kiel simbolo de l’ PACO, kaj ĝian historian, kiun ankaŭ mi legis iam kun granda intereso. „Estis en Aŭgusto 1940. La nazioj okupis Parizon. Multaj loĝantoj forlasis la urbon; aliaj restis por batali kontraŭ la invadantoj. La konata artisto Pablo PICASSO estis inter tiuj, kiuj restis inter la muroj de Parizo por konfronti kun la invadantaj malamikoj.

IPR 14/319

— página 20 del PDF —

Iutage vizitis lin maljunulo, kiu rakontis al li pri sia granda malfeliĉo. Lia nepeto Lucien ŝatis igi la kolombojn flugi. Post la alveno de la faŝistoj Lucien ne plu flugigis la kolombojn per naztuko. Tiucele nun li uzis peceton de ruĝa flago fiksita al longa bastono. Kiam unu el la hitleraj pafistoj ekvidis lin kun la ruĝa flago en la mano, li tuj mortpafis la knabeton. Lucien falis en sanga flako. Pro la bruo de la pafo la kolomboj forflugis timigitaj. Apud la pafita knabo restis nur unu kolombo, blanka kaj bela. Al la germana soldato ŝajnis, ke li ne faris ĉion. Li kaptis la kolombon kaj fluigis ankaŭ la sangon de la senkulpa birdo. La maljunulo petis la grandan artiston pentri per saĝaj okuloj tiun birdon, por ke tiu pentraĵo restu je la memoro de la knabo. Picasso pentris neĝblankan kolombon gajplenan kiel estas la Vivo, la Libereco kaj la Paco. Dek jarojn poste, dum la Monda Kongreso de la Paco en Parizo, Picasso pentris denove la kolombon, kaj hodiaŭ la tuta homaro dankas al li por ĉi tiu simbolpentraĵo”. Sed dolore ni konstatas, ke ankaŭ en la nuna tempo multaj homoj, pro malsufiĉa morala kaj spirita evoluo, nenion lernis el la malfeliĉaj okazintaĵoj de la pasinteco, kaj ĉie sur nia planedo la mortiga principo daŭre faras viktimojn. Ĝuste pro tio unu el la taskoj de la edukistoj estas eduki la infanojn kaj la gejunulojn en la spirito de la paco kaj de la amo por siaj proksimuloj.

Falsaj amikoj en la hispana. Gardu vin antaŭ duonamikoj! Hispanlingvuloj facile lernas Esperanton, en rekorda tempo pro la simileco de la vortprovizo. Tamen embuskas amaso da ‘falsaj amikoj’ kaj ofte la hispana havas esprimon komunan por diversaj Esperanto-konceptoj (polisemio). Plej frapas la uzado de al-objekto persona, kie Esperanto uzas rektan objekton: ‘ni invitas al vi’: ni vane atendus KIUN oni invitas al nia adreso.

IPR 14/320

— página 21 del PDF —

Sed jen la unua parto de la listo prezentita en la Tago de Kapabligo de la Bonaera UK. Parto jam antaŭe estis traktita, sed ripeto ne malutilas. 1. Absorba papero 2. Eta, sed adulta 3. animala parko 4. arbitra decido 5. troa artikolo 6. asisti kunvenon 7. atenti al la reĝo 8. kuglo lin atingis 9. bando de la registaro 10. fera bastardo 11. ŝi estu bendita 12. borda dormloko 13. loko borde 14. serĉi kargon 15. ne cenzuru ĉiujn 16. ne ĉiam demandu 17. kien ni derivas? 18. la direkta vojo 19. malbona efekto 20. nia ekipo venkis 21. faru ekonomiojn 22. serĉi jaron en establo 23. mi eksperimentis nenion 24. en eminenta loko 25. estimi iun senvalora

sorba papero (absorbi rilatas mensan okupon) (adulta: hispane: adultero: malfidela {pp. edzo}) besta ĝardeno: animal= animalo aŭ besto, stultulo. arbitracia (arbitro= arbitracianto; arbitra= senskrupula) (articulo= artikolo aŭ artiklo, varo) asistar= asisti aŭ ĉeesti atentar= atenci (iun); atender= atenti iun/al iu fr. atteindre, es. atinar: trafi bando= proklamo, edikto, dekreto fajlilo! benata (komparu: Benedikto) borda= kabano surŝipe cargo= kargo, ŝarĝo, laborposteno. censurar= kritiki, riproĉi (reprochar) demandi= plendi; demandi= preguntar derivar= devii; derivi estas transitiva verbo. rekta efiko teamo ŝparu ĉevalidon/ĉevalaĉon en stalo spertis/sentis/suferis elstara loko (enantiozo!) juĝi/taksi…

IPR 14/321

— página 22 del PDF —

26. ĉu vi legis la fabulon? 27. belan faldon vi havas 28. trinku ni ĉefonde 29. alta faro 30. fasto festo! 31. ne feriu kun mafianoj! 32. domo kun mizera figuro 33. mi flaras flaton 34. Fraj Petro 35. tro granda gasto 36. generala striko 37. laŭdinda gesto 38. brua gimnasio 39. glaso por la floroj 40. atentu la gradon 41. sengrana pano 42. bona grenado 43. nur por homoj 44. humana korpo 45. ĉu vi ignoras la lecionon?

fablon (fabelo= cuento) jupon fonda: gastejo; latinamerika: drinkejo lumturo (la 7a mondmiraklo: la „Pharos” de Aleksandrio) fasto= feliĉa feriar: ferii, komerci figura: figuro, formo, aspekto flato= gaso, flatulenco fray= frat(ul)o gasto= kosto generala= general-edzino; general= generalo; ĝenerala gesto= gesto, grimaco, faro (ĝesto) gimnasio= gimnastikejo; gimnazio: colegio vaso= vazo, glaso (jarrón florera) grada= ŝtupo; grado= grado. grano= greno, grajno granado= granato (frukto)/grenado (armilo) hombre= homo; viro (fr.: homme) humano= homa; humana ignorar= ne scii; ignori

Reagoj bonvenas! (daŭrigota) Rob MOERBEEK, Nederlando, moerbeekr@gmail.com

Kial kaj kiom lerni en du semajnoj? Resuma analizo pri SEP – Somera Esperanto-Perfektigo, novtipa dusemajna intensa kursaro en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo Novan kursproponon povis ĝui la partoprenantoj en tiu internacia somera renkontiĝo organizita de Interkultura Centro Herzberg (ICH) inter 19 – 26 Julio respektive 27 Julio – 02 Aŭgusto 2014. La celo estis doni al la

IPR 14/322

— página 23 del PDF —

kursanoj plenan mergiĝeblon en Esperanto-lernadon, helpi al tiuj, kiuj havas en somero pli da tempo por lingvolernado kaj povas pli bone, pli profunde ellerni la lingvon dediĉante 1-2-semajnan periodon al intensa okupiĝo pri Esperanto, al tuttaga praktika uzado de la lernitaĵoj, interkompreniĝante unu kun la aliaj en la lernita cellingvo. Studrondoj La grupoj estis ne tro grandaj, ĉ. 10-personaj kaj ili laboris paralele, apartigite laŭ nivelo: komencintoj kaj progresintoj sub gvido de spertaj instruistoj (Zsófia KÓRÓDY kaj Peter ZILVAR). Ni spertis, ke la komencantoj en kelkaj horoj atingis la nivelon de la komencintoj kaj eblis poste kune, en bona harmonio kunordigi ilian kunlernadon eluzante la jamajn sciojn de tiuj, kiuj iam lernis iom da Esperanto kaj engaĝi ilin en la instruadon, ’ekflugigon’ de la nul-sciantoj. La komencintoj ĝuis esti modeloj, ekz. por lerni bazajn fonetikon kaj gramatikon, kaj la komencantoj volonte lernis de ili kaj tiel la instruado fariĝis tuja komunikado kaj ne unudirekta (de la instruisto venanta) informfluo. Dekomence ili estis instruitaj nur en Esperanto, per rekta (Cseh-) metodo kaj ricevis klarigojn en la germana (aŭ escepte en la hungara aŭ en la angla) nur se estis nepra bezono. La membroj de la grupo de progresintoj havis la avantaĝon tuj komunikadi kun eksterlandanoj (ekz. el Aŭstrio, Bulgario, Ĉeĥio, Hungario), povis rapide refreŝigi siajn konojn kaj alkutimiĝis al tuja kaj tuttage nura uzado de Esperanto. Ili ricevis pensigajn kaj malfacilajn taskojn, devis ofte labori en paroj aŭ etaj grupoj, solvi situaciajn ludojn ktp. kaj estis instigataj kaj kontrolataj de la kursgvidantoj por eviti krokodiladon. La organiza strukturo La intensa lernado okazis dum du semajnoj, pluraj partoprenis en ambaŭ semajnoj, kelkaj nur en la unua, aliaj nur en la dua parto. La lernado daŭris tuttage, la kursanoj tranoktis en luitaj apartamentoj kaj en hoteloj en Herzberg kaj pasigis la tutan tagon en la Esperanto-Centro, kie estis bonaj laborkondiĉoj. Al la antaŭtagmezaj 5×45-minutaj studhoroj aldoniĝis lingvoekzercado, interparolado dum paŭzoj kaj manĝoj, dum posttagmezaj programeroj kaj libertempaj aktivaĵoj. La grupgvidantoj bone interagis, foje-foje ŝanĝis gvidrolojn, por ke la lernantoj aŭdu ankaŭ alian prononcmanieron, spertu

IPR 14/323

— página 24 del PDF —

alistilan instruadon, ja dum 1-2 semajnoj oni bezonas variajn aktivaĵojn por eviti ripetadon kaj monotonecon. Post la vespermanĝo la kursanoj denove kolektiĝis por libera kunestado, vespera babilado kaj tiel estis atingeble, ke la tuttaga lingvouzo ŝanĝu por ili Esperanton de klasĉambra fako al komunikilo bezonata por ĉiutagaĵoj. La enhavo La komencintoj – post senlibra, Cseh-metoda enkonduka parto – sekvis la lecionojn de la rektmetoda lernolibro de Stano MARČEK. Tio certigis, ke ili havis komunan bazan materialon por lerni la lingvon paŝon post paŝo, ekzerci bazajn gramatikajn strukturojn, ekhavi la bezonatan vortprovizon por tuja dumtaga uzado kun aliaj kursanoj. Interesa kontrasto al tiu sistema lernado kaj granda defio por la komencintoj estis la ekuzo de lernitaĵoj en la praktiko, ja ili en la paŭzoj kaj dum la manĝado kunestis kun la progresintoj kaj estis motivitaj konversacii kun ili kaj esti parto de la parolkomunumo. Estis interese sekvi ilian strebadon provi kompreni, pri kio temas en la diverstemaj paroladoj kaj provi esprimi siajn pensojn kaj sentojn. La progresintoj ne lernis el lernolibro sed ricevis taskfoliojn, legomaterialojn, informojn por situaciaj ludoj, gramatikajn ekzercojn, testseriojn ktp. La ĉefa celo dum la unua semajno estis la plibonigo de ilia parolkapablo, plilarĝigo de la vortprovizo kaj traktado de gramatikaj problemoj. La kursanojn aparte ĝojigis, ke inter la instruhelpiloj estas ekz. domenludo, kartaroj, memorludo, bildoj kaj bildvortaroj, paroliga tabloludo, koloraj broŝuroj ktp., kiuj vekis la intereson kaj certigis agrablan amuzadon dum ŝvitiga tasksolvado. Al la tuttaga okupiĝo pri Esperanto apartenis ankaŭ solvado de hejmtaskoj kaj verkado de rakontoj, eseoj ktp. La lernado dum la dua semajno ampleksiĝis per aŭskultado de fakprelegoj pri la gramatiko, literaturo, E-movado, historio kaj por kelkaj aldoniĝis metodiko, observado de la lecionoj por posta faka analizado, traktado de uzitaj metodoj, spertinterŝanĝo pri E-instruado kaj ĝenerale pri lingvoinstruado. Ne mankis rakontado, informado pri kulturaj eventoj, gravaj sciindaĵoj kaj por novaj kaj por jam spertaj esperantistoj. La loko Unikaĵo de tiu dusemajna kursaro estis, ke ĝi okazis en la E-Centro en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo. La biblioteko de Interkultura

IPR 14/324

— página 25 del PDF —

Centro Herzberg estis taŭga kursejo, ja abunda instrumaterialo, lernolibroj, vortaroj, facilaj legaĵoj kaj beletraj verkoj, gazetoj, sonmaterialoj kaj filmoj estis je dispono kaj por la instruistoj kaj por la kursanoj. La speciala kolektaĵo de pedagogiaj-metodikaj libroj, bone uzeblaj lerniloj, surloke legeblaj, studeblaj verkoj multe helpis al ĉiuj por trovi taŭgajn helpilojn, legaĵojn, fakliteraturon. (Surfote: SEP-kursanoj studas instrumaterialojn kaj helpilojn en la ICH-biblioteko) La ĝardeno de ICH kun ombrodonaj arboj, mola herbejo kaj komforta pavilono montriĝis oazo dum la varmegaj someraj tagoj kaj servis kiel kunvenejo dum manĝopaŭzoj kaj bonetosaj amikaj vesperoj. La gastkuirejo, ĝardena rostadejo estis uzataj por komuna preparo de tagmanĝoj, al kiuj ĉiuj kontribuis kvazaŭ membroj de granda familio. Ĉar la Centro situas en la mezo de la urbo, estis facile atingeblaj la tranoktejoj, la vendejoj kaj aliaj servoj. Programeroj Kvankam la ĉefa celo dum la dusemajna kursaro estis la intensa lernado de Esperanto, ne povis manki aldonaj programeroj, kiuj tamen ankaŭ servis la instruadon. Dum urborigardado, ekskursoj al allogaj urboj, muzeoj kaj vizitindaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo la kursanoj aŭdis Esperanto-ĉiĉeronadon, legadis turismajn broŝurojn, dum vesperoj ili rigardis fotojn, E-filmojn, aŭskultis muzikon kaj lernis plurajn kantojn dum komuna kantado. Esperanto estis uzata dum individuaj aŭ grupaj libertempaj aktivaĵoj, sportado, naĝado; lernado estis ankaŭ la interŝanĝado de kuirreceptoj, instrukcioj por paperfaldado, manlaborado, komuna preparo de ĝardena pikniko kun gulaŝo. Resumo: Sukcesa dusemajna lernado por lingva kaj movada perfektigo. Zsófia KÓRÓDY, <zsofia.korody@esperanto.de>

IPR 14/325

— página 26 del PDF —

Instruado de Esperanto al infanoj en la „lando de la verda stelo”

La 20-an de Julio 2014 mi alvenis post sufiĉe longa vojaĝo per aviadilo, taksio kaj buso al la vilaĝo Aït Ouham. La vilaĝo estas la lasta en la Aït Bouguemez-valo (la „feliĉa valo”) en la Alta Atlaso-montaro de Maroko, kie loĝas homoj, kiuj ne estas araboj, sed amazirtoj, kies gepatra lingvo estas tamazirto. Tiam mi sciis nenion pri tio, kio atendis min, mi ne estis sukcesinta ekscii la nombron de la infanoj, iliajn aĝojn, la lokon, kie mi instruos. La aventuro estis komenciĝinta multajn monatojn antaŭe, kiam eksstudentino – kies familio estas el tiu vilaĝo – diris al mi, ke ŝi kun sia edzo kreos asocion por helpi la infanojn tie. Ŝi opiniis, ke mi povus instrui la francan aŭ la anglan. Mi ŝatas vojaĝi al neturismaj lokoj, sed mi proponis instrui Esperanton. Post multaj demandoj (Instrui kion?… Lingvo el kiu lando?…Ĉu estas nova lingvo?…), ili konsentis. Pri la aventuro mem, mi devas diri, ke en Aït Ouham vi certe povas trovi multajn infanojn (ĉiu familio havis 5, 10, eĉ 14 infanojn). Mi ankaŭ devas diri, ke fakte estis tro da infanoj. Mi akceptis ĉiujn infanojn la unuan semajnon: pli ol cent en tri grupoj laŭ la aĝoj, de 6- ĝis 14-jaraĝaj.

IPR 14/326

— página 27 del PDF —

Post la unua semajno mi faris unu grupon el 23 infanoj. Mi elektis infanojn, kiuj estis sufiĉe lertaj por kompreni iomete pri vortfarado. Mi vere bedaŭras pri tio, sed mi tute ne povus sufiĉe bone instrui al beboj (kelkaj estis tre junaj, ili certe ne estis 6-jaraĝaj), al knabinoj, kiuj ne scipovis skribi eĉ sian nomon aŭ al tro grandaj grupoj. Pri la knabinoj mi ŝatus iomete pli multe paroli. Multaj knabinoj forlasas la lernejon ĉe la fino de la sesa klaso (knaboj ne, ili iras al la meza lernejo, eĉ al la supera lernejo, laŭ Terminaro de ILEI), multaj knabinoj edziniĝas tre junaj. Kiam knabino forlasas la lernejon, ŝi laboras en la domo, helpas la patrinon, laboras en la kampo, alportas luzernon por la bovino, portas la bebon de la familio surdorse (mi vidis eĉ 7-jaraĝan knabinon kun sufiĉe peza bebo), alportas akvon de la rivero por trinki. Kiam junulino edziniĝas, ŝi transloĝiĝas al la domo de la gepatroj de la edzo (kiun fakte la gepatroj de la knabino estis elektintaj por ŝi) kaj faras la saman laboron tie kaj komencas novan familion. Mi renkontis junulinon. Ŝi ŝajnis malpli ol 30-jaraĝa kaj havis 7 infanojn. Mi renkontis 96-jaraĝan viron. Li vivis kun sia tria edzino, ĉar la du aliaj estis mortintaj. Dum mia unu-monata ĉeesto mi instruis Esperanton al tre inteligentaj knabinoj. Se iliaj gepatroj akceptus, ili povus loĝi en pensiono apud la mezlernejo kaj daŭrigi la studadon. Mi esperas, ke ili havos tiun eblon! Annie GRENTE (Francio), <anniegrente@hotmail.fr>

Reago

Kiel mezuri la gravecon de lingvo? Malfacilas juĝi aŭ eĉ mezuri, kiom „grava”, „signifa”, „peza” aŭ „valora” estas lingvo. La kriterioj ĉiam dependas de tio, por kiuj homoj lingvo estas grava (ekz. la emocia rilato al la gepatra lingvo por multaj tre pezas). Alia kriterio povas esti, por kiuj komunikaj funkcioj la lingvo servas (ekz. ĉu por faka komunikado aŭ nur por familia uzo ktp.), kian internacian statuson ĝi havas (ekz. ĉu valorus lerni la lingvon pro bezono de internaciaj kontaktoj) ktp. ktp.

IPR 14/327

— página 28 del PDF —

En sia artikolo „Kiom internacia estas via vorto” Johan DERKS (IPR 1/13 kaj 1/14) i.a. diskutas la demandon, kiel difini la „pezon” de lingvo, ĝian „valoron” ktp. Mi trovis iom da diskuto pri la graveco de lingvo, kiun ĝi havas/povas havi en internaciaj rilatoj, kian statuson ĝi havas aŭ havu. Ulrich AMMON (1991b:242-254) mencias kelkajn kriteriojn por juĝi pri la graveco de difinita lingvo. Li mencias: – la kvanton de parolantoj: la homoj, kiuj uzas la lingvon kiel gepatran aŭ kiel fremdlingvon – la socian karakteron de la lingvo: socia karaktero de la parolantoj (ekz. aparteno al klasoj, tavoloj, sekso, sanstato ktp.), ekonomia kaj politika pezo aŭ signifo por regionoj kaj por interrilatoj – la funkciojn de la lingvo: la uzo en diversaj medioj (ekz. instruobjekto, apliko por scienco kaj tekniko, lingvo de alloga kulturo k.s.) – la geografian distribuon: ekz. loĝregiono de la gepatraj parolantoj, aliaj regionoj de la kvante signifa uzateco k.s. – la leĝan statuson de la lingvo: ekz. deklarita nacia aŭ ŝtata lingvo de lando, lingvo de ŝtata grupo, de internaciaj organizaĵoj k.s. – la rilaton de la homoj al la lingvo: emocia rilato, ŝato/malŝato de parolantoj kaj de neparolantoj. Florian COULMAS (1993:9-25) aparte atentigas pri la ekonomiaj aspektoj de la valoro de lingvo. Li mencias kiel gravajn kriteriojn: – ĝian komunikan radiuson: disvastiĝo kiel gepatra aŭ fremda lingvo – ĝian rolon kiel produktilo: i.a. evoluinteco por beletraj, sciencaj, komercaj kaj aliaj funkcioj, do ĝia uzebleco laŭ lingva ellaboriteco – la tutan kvanton da investado en lingvon: por teni (aŭ evoluigi) ĝin esprimipova kaj aplikebla laŭ la modernaj ŝanĝiĝantaj komunikbezonoj (i.a. kompilado de grandaj vortaroj ĝeneralaj kaj fakaj, instruiloj, elektronika aplikeblo, investoj por lingvo-kultivado k.s. – la varvaloron de lingvo: ekonomia forto de la lingvo-komunumo, la oferto de ekkonoj, tradukoj k.s. kaj la investo por la instruado/alproprigo eksterlande k.s. De ambaŭ aŭtoroj kelkaj kriterioj tuŝiĝas aŭ interplektiĝas.

IPR 14/328

— página 29 del PDF —

Gravas substreki, ke la kriterioj de ambaŭ aŭtoroj ne koncernas la strukturon de lingvo, ekz. kiom „internacia” estas lingvo. Tamen la strukturo de difinita lingvo povus influi ĝian malsaman kapablon esti terminologie preciza lingvo, (mal)facile lernebla kiel fremdlingvo, prilaborebla laŭ komputo-lingvistikaj kriterioj k.s. Literaturo Ammon, Ulrich (1991): The status of German and other languages in the European Community. En: Coulmas, Florian (1991, red.): A Language Policy for the European Community. Prospects and Quandaries. Berlin-New York: Mouton de Gruyter, [311 p.], p. 241-254 Coulmas, Florian (1993): Was ist die deutsche Sprache wert? En: Born, Joachim/ Stickel, Gerhard (1993, red.): Deutsch als Verkehrssprache in Europa. (Institut für Deutsche Sprache. Jahrbuch 1992) Berlin-New York: Walter de Gruyter, [342 p.], p. 9-25.

Detlev BLANKE (Germanio), <detlev@blanke-info.de>

Kia estas bona instruisto? (Laŭ prelego en Herzberg, Germanio, dum la 46a Konferenco de ILEI en Julio 2013) Estas 3 facetoj. Jen ili: Bona instruisto devas havi SCIOJN Kompreneble oni povas trovi sciojn en libroj kaj en la reto, sed pli bone havi iom da stoko en la memoro. Devas esti adekvata distanco inter la scionivelo de la instruisto kaj tiu de la lernanto. Adekvata signifas ne tro malgranda kaj ne tro granda distanco. Bona instruisto estu INTELIGENTA Kie kuŝas tio? En la kapabloj analizi, sintezi, dedukti, kompari, resumi. Tio rilatas al intelektaj kapabloj. Bona instruisto devas esti bona PEDAGOGO 1. Kapablo percepti la lernsituacion, konsideri ĝin, adaptiĝi al ĝi. 2. Kapablo prepari kaj prezenti salteblajn paŝojn por ĉiuj lernantoj. Didaktiko.

IPR 14/329

— página 30 del PDF —

3. Kapablo konstrui varian kurson kun legado, skribado, aŭskultado, parolado, ekzercado, kantado, ludado, malkovro, en bona ekvilibro. Didaktiko. 4. Kapablo paki la lernendajn paŝojn en amuzaj kaj maltedaj kursoj. 5. Kapablo respondi al diversaj demandoj tamen GVIDI kiel kapitano, mastrumi. 6. Kapablo respekti la lernantojn. Fini la programon, alveni akurate, aspekti dece… 7. Kapablo klare kaj pozitive komuniki. 8. Doni plenan atenton al la grupo. Ĉi tie kaj nun. 9. Havi entuziasmon kaj karismon por tiri la lernantojn al sukceso (kresko de motiviĝo, konsekvence: lernado okazas) Nun imagu senscian homon pedagogie tre dotitan… … inteligentan homon sen pedagogiaj kapabloj…. … inteligentan homon sen scioj… Ekzistas!!! Diversaj rimarkoj La tasko de la instruisto ne estas plaĉi al la lernantoj. Ĉiam kelkaj lernantoj ne ŝatas la personecon de la instruisto. La instruisto ne povas influi tion. Por la instruisto gravas kapablo adaptiĝi. Bona instruisto devas esti mezbona aŭ tre bona en la 3 kampoj. Vidu pilotojn: ili ne povas esti geniaj en akrobata flugado kun mankoj en aliaj reagkapabloj. Temas pri giganta defio!!! Ne eblas kopii elstaran instruiston. Ĉiu devas trovi sian stilon. La instrukapablo similas al ganto: granda viro ne povas uzi ganton de malgranda virino. Tamen spertointerŝanĝoj tre valoras. Por reveni al nia temo: ni ĉiuj estas lernantoj, ni daŭre estas en lernado. Pri lingvoj oni neniam povas ĉion scii. Mi plurfoje monate lernas novajn vortojn en la franca, kiu estas mia denaska lingvo. Same pri instruado: neniam iu povas diri: nun mi instruas perfekte. En „Faktoj kaj Fantazioj” de Marjorie BOULTON (aŭ el alia verko, mi ne plu memoras precize…) mi legis: tiu, kiu lernas per la instruado de „ĉionscianta” profesoro, similas al tiu, kiu trinkas verdan akvaĉon de stagnanta lageto; tiu, kiu lernas per la instruado de konstante esploranta profesoro, similas al tiu, kiu trinkas puran akvon de montara fonto. Ĉu mia titolo povus esti „Kia estu bona instruisto?” Alivorte: ĉu eblas akiri tiajn facetojn? Certe eblas akiri sciojn. Certe eblas organizi siajn kursojn pli IPR 14/330

— página 31 del PDF —

efike. Certe eblas trejniĝi en klara kaj respektoplena komunikado. Tamen akiri karismon ne eblas. Kelkaj ecoj estas denaskaj. Mireille GROSJEAN (kun 38jara profesia sperto pri lingvoinstruado al 14-15jaraĝuloj)

E-instruado estas daŭripova en Ĉinio Rektorino gastas en E-seminario kaj parolas pri E-instruado Maje 2014 okazis la 5-a Seminario de E-Instruado en Changzhou, Ĉinio. Dongfang(Orienta)Elementa Lernejo gastigis la seminarion. Dum la seminario tre brilas la punkto, ke oni unuafoje invitis al Rektora Forumo. Kvar rektoroj, en kies lernejoj funkcias Esperanto-kurso, venis respektive el Pekino, Taiyuan (Shanxi-provinco), Zhenjiang (Jiangsu-provinco) kaj Changzhou (Jiangsu). La gerektoroj faris prezentadon pri E-instruado kaj interŝanĝis, kiel promocii E-instruadon en elementa lernejo. Profitante la okazon, raportisto faris intervjuon kun LIU Lixia, rektorino de la gastiganta lernejo Dongfang1. E-instruado en Dongfang Elementa Lernejo (mallongigo: Dongfang) havas bonan tradicion. Ekde la fondiĝo de Changzhou-a Esperanto-Asocio en 1984 Dongfang jam funkciigis Esperanto-kurson. Dum la pasintaj tridek jaroj ni semas la ideon pri paco, amikeco kaj amo inter lernantoj. Ni ĉasas por lernantoj gajan vivon kaj sanan kreskon.” Tion diris LIU Lixia en sia prezidado por la seminario. LIU Lixia eklaboris kiel rektoro de Dongfang en 2007. Sed antaŭ tio, ŝi jam multe informiĝis pri la E-instruado. Ŝi transprenis la stafeton daŭrigi la bonan tradicion, kaj zorgeme flegas la laboron kiel gravan taskon. Ŝi diris, ke la 5-a Seminario de E-Instruado donas honoron kaj ŝancon por la lernejo Dongfang. Menciinte la instruadon de Esperanto en Dongfang,oni nepre menciu la nomon TAKEUTI Yoŝikazu, la karmemora amiko estis prezidanto de la Japan-Ĉina Amikeca Asocio de la urbo Takatsuki, ankaŭ prezidanto de la urba Esperanto-Asocio kaj prezidanto de Komisiono por Azia EsperantoMovado de UEA. En la jaro 1984 la Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia informis pri la fondiĝo de Changzhou-a Esperanto-Asocio. 1

La raporton la ĉina E-radio elsendis en majo 2014, vd. http://esperanto.cri.cn/

IPR 14/331

— página 32 del PDF —

TAKEUTI Yoŝikatsu, kiu estis serĉanta ŝancon amikiĝi kun ĉina urbo, kaptis la informon, kaj pere de la Radio ambaŭ kontaktiĝis. Dank` al klopodado de gesinjoroj TAKEUTI, la lernejo Dongfang kaj Changzhou respektive ĝemeliĝis kun Yusumi Elementa Lernejo kaj la urbo Takatsuki. LIU Lixia opinias, ke la interfluoj kun japana Yusumi Elementa Lernejo grande akcelas la kvalitan edukadon en Dongfang. La ĝemeliĝo de ambaŭ lernejoj Dongfang kaj Yusumi larĝigas la horizonton de lernejanoj. La lernejo akcentas la edukadon sciencan kaj kulturan. Pere de lernado de Esperanto lernantoj havigas al si fidon en lernado de la angla lingvo kaj aliflanke pli multajn ŝancojn elmontri sian talenton. Ŝi diris: „Tio estas la stampo de Dongfang Elementa Lernejo. Ni postulas, ke ĉiuj lernejanoj almenaŭ scipovu salutadon Esperante, kaj diplomitoj de Dongfang almenaŭ posedu la scion pri Esperanto”. Tamen kiel rektoro de elementa lernejo LIU Lixia sentive tuŝis la problemojn ekzistantajn en baza eduko de elementa lernejo. Unue, laŭ ŝi, necesas disvolvi ankoraŭ pli vastan interŝanĝon inter instruistoj kaj lernejoj. La klasĉambro estu la unua sceno de interŝanĝo. Tial ŝi la unua decidis gastigi la seminarion pri E-instruado kaj Dongfang Elemena Lernejo estu la seminariejo. Due, instruista trejnado estas grava garantio por daŭrigi la instruadon. LIU Lixia fiere prezentis junan instruistinon CHE Ye, kiu prenis la taskon lerni Esperanton tuj post eklaboro en Dongfang antaŭ tri jaroj. Post unumonata lernado ŝi eklernigis Esperanton. Laŭ ŝi la instruado progresigis ŝian lernadon. Ŝia instruado estas karakteriza. En la seminario ŝia demonstra instruado estis laŭdata. LIU Lixia tre ĝojas, ke la seminario venigis instruist(in)ojn de aliaj tri lernejoj kun la rektoroj. Ŝi diris, ke la rektoroj el diversaj lokoj havas la saman idealon kun granda fido. Ŝi kredas, ke la interŝanĝo favoras la daŭrigon de E-instruado en ĉies lernejo. Ŝi esperas, ke E-instruado etendiĝos en ankoraŭ pli multajn elementajn lernejojn de Ĉinio. En la jaro 2004, Dongfang estis juĝita kiel eksperimenta lernejo por instrui Esperanton, kaj en la jaro 2009 ĝi fariĝis elstara lernejo por demonstra instruado de Esperanto. Plie CHE Ye, laŭ konigo de LIU Lixia, estis elektita kiel vicsekretario de Ĉina Junulara Esperanto-Ligo.

IPR 14/332

— página 33 del PDF —

Estante edukisto, LIU Lixia ne haltis en la jam akirita atingo, ŝia rigardo prudente direktiĝas al konkretaj aferoj. Ŝi esperas, ke oni laŭeble plej frue aperigos novan lernolibron, kiu taŭgu por (ĉinaj) elementaj lernantoj, tiel ke oni havu la taksajn normojn por juĝi la instruadon kaj plue establu kompletan sistemon por la kursoj. Ŝiaopinie, se nur strukturiĝus la instruado kaj la juĝaj normoj, oni povus fari ankoraŭ profundan interŝanĝon. Krome, ŝi esperas, ke estos ŝtata kriterio taksi la instruadon, tio estos la beno al instruistoj kaj ankaŭ al lernantoj. Nun en Changzhou E-instruado jam disvastiĝas en iuj mezlernejoj kaj superaj profesiaj lernejoj. LIU Lixia tre kontentas pri tio, opiniante, ke Esperanto-instruado estas daŭripova en Ĉinio. YU Jianchao (Ĉinio), <skzjyujianchao@sina.cn>

Bruselo: oficiale dulingva urbo, reale multlingva urbo En la Libera Universitato Bruselo, kie mi instruas, ekzistas tre interesa esplorcentro, kiu sekvas kaj analizas la lingvouzadon en Bruselo, oficiale dulingva urbo kun la lingvoj nederlanda kaj franca. Ĝi nomiĝas Brio aŭ Brusela Inform- kaj Esplorcentro. (www.briobrussel.be) Ĝis la jaro 1947 oni kalkulis la loĝantojn en Bruselo laŭ gepatra lingvo sed tio ekde ĉi tiu jaro ne plu okazas pro politikaj kialoj. La rilatoj inter la du lingvokomunumoj estas tro sentemaj. La esplorcentro, kiu nun ekzistas 15 jarojn, volas pere de sciencaj esploroj plenigi tiun lakunon, sed neniel intencas fari politikajn konkludojn. Ĝi jam tri fojojn enketis ĉe bruselanoj pri lingvokono, lingvouzo kaj identeco. Tiuj enketoj donas ankaŭ multe da informoj pri la lingva situacio en lernejoj en Bruselo. El la enketoj rezultas „lingvobarometro”. Antaŭ kelkaj monatoj publikiĝis la rezultoj de la tria lingvobarometro, pri kiu mi poste rakontos. Politike Bruselo estas urbo kun nederlandlingva kaj franclingva komunumaj socioj. Reale vivas en Bruselo 85% ĝis 90% franclingvanoj. SED la lingva fono de la loĝantoj ne ĉiam decidas, al kiuj lernejoj oni sendas siajn infanojn, ĉu al franclingvaj, ĉu al nederlandlingvaj. Multaj franclingvanoj sendas siajn infanojn al nederlandlingvaj lernejoj pro la ŝajne pli alta instrunivelo de fremdaj lingvoj kaj pro la fakto, ke ili volas, ke iliaj infanoj estu dulingvaj en la profesia vivo poste. La sekvo estas, ke

IPR 14/333

— página 34 del PDF —

multaj bruselanoj ne plu apartenas nur al unu lingvokomunumo en la ĉefurbo de Belgio. En tiu kunteksto ni devas esplori la lingvokonon de la bruselanoj: la instruado okazas nur en la nederlanda aŭ en la franca lingvoj, la angla estas lingvo, kiun oni lernas en la lernejo kaj uzas ankaŭ ekster la lernejo. La kvara grupo estas la lingvoj de la enmigrintoj, kiujn oni ĉefe parolas hejme. En la lernejo oni povas ankaŭ studi kelkajn aliajn okcidentajn lingvojn, kiel ekzemple la germanan aŭ hispanan. La 21an de Junio 2013 estis komuniko en la gazeto „Metro”, ke lernejanoj povos estonte ankaù oficiale studi la araban, la turkan kaj aliajn vivantajn lingvojn en la mezgrada lernejo („meza lernejo” laŭ Terminaro de ILEI) en Flandrio kaj Bruselo. Tiu anonco venis subite de la flandra ministro pri edukado kun ĝis nun malmulte da klarigoj. Laŭ artikolo en la flandra gazeto „La Lasta Novaĵo” (Het Laatste Nieuws) de la 20a de marto 2013 17,9% de la bruselanoj uzas la araban en Bruselo. Ĝi okupas la kvaran lokon post la franca (88,5%), la angla (29,7%) kaj la nederlanda (23,1%). Nur 33,6%, do unu triono de la loĝantaro, uzas la francan hejme kiel nuran lingvon. La tria barometro montras ĉefurbon, kiu ĉefe estas kosmopolita kaj ne tiom dulingva, kiel oni ĝin vidas en Flandrio kaj Valonio, la du aliaj regionoj de Belgio. Fonto: gazeto „Bruselo ĉi-semajne” de 21 Marto 2013 (Brussel deze week). Pro la grava rolo de la nederlandlingvaj lernejoj la uzo de la nederlanda lingvo en la ĉefurbo restas konstanta. Flandrio uzas grandajn financajn rimedojn por subteni tiujn lernejojn, ĉar Bruselo estas ankaŭ la ĉefurbo de Flandrio. La enmigrintoj ne tiom draste elektas nur la francan lingvon kiel komuniklingvon en Bruselo. Oni povus diri, ke ili elektas ankaŭ la nederlandan aŭ internaciajn lingvojn kiel ĉefe la anglan. Ili do internaciigas nian ĉefurbon. Se la nederlanda estas unu el la hejmlingvoj en la familio, la infanoj iras al nederlandlingvaj lernejoj tiel, ke en la venonta generacio la nederlanda lingvo plej verŝajne ne malaperos.

IPR 14/334

— página 35 del PDF —

En nederlandlingvaj lernejoj oni pli bone lernas la anglan kaj la nederlandan ol en franclingvaj lernejoj. En tiuj lastaj oni malbone lernas la anglan kaj la nederlandan kun alta senlaboreco inter gejunuloj kiel sekvo. Tio almenaŭ estas la opinio de la partoprenintoj al la enketoj. Oni povas konkludi, ke en Bruselo ekzistas du grandaj grupoj: unu grupo (30%) parolas hejme la francan, iras al franclingva lernejo, laboras en la franca kaj uzas franclingvajn amaskomunikilojn. Ili ofte iom negative rilatas al Flandrio. La alia grupo estas tre malhomogena, parolas plurajn lingvojn, konsultas informojn en diverslingvaj medioj kaj ne apartenas al iu difinita lingvogrupo. La nederlandlingvaj bruselanoj ne povas findecidi, ĉu ili estas flandraj bruselanoj aŭ bruselaj flandroj. Ofte ili preferas la difinon de „nederlandlingva bruselano” kiel identecon, ĉar la vorto flandra/Flandrio havas malbonan reputacion en la nuna Bruselo pro flandremaj partioj en Flandrio. Belgaj lernejoj havas tre striktan lingvoregularon, ĉefe la nederlandlingvaj en Bruselo, kie oni daŭre timas tro da influo de la franca lingvo. Sed pro la eksterlerneja situacio bruselaj lernejoj bezonas urĝe plurlingvan instruadon. La strikta divido inter la nederlanda kaj la franca, kaŭzita de la subvenciado de la ministerioj pri edukado de ambaŭ komunumoj, ne plu estas aktuala en Bruselo. Oni devus diskuti, kiumaniere aŭ kiudirekte la instruado en la lernejoj povus evolui. Oni povus jam komenci en la infanlernejo („antaŭlernejo” laŭ Terminaro de ILEI) kun plurlingva instruado, kiel pruvas jam kelkaj privataj eksperimentoj en Bruselo. Taŭgaj solvoj estas komplikaj, ĉar neniam antaŭe tia situacio ekzistis. Sed se eksterlernejaj vivkondiĉoj evoluas, la instruado devas sekvi. La flandra ministro pri edukado, Pascal Smet, defendas la ideon de pli ofta uzo de la angla lingvo kun pli intensa instruado en ĉiuj bruselaj lernejoj. En Bruselo pli ol en aliaj urboj en Belgio la lernejaj klasoj konsistas el lernejanoj kun malsamaj gepatraj lingvoj. Tio estas grava defio por adekvata instruado de fremdaj lingvoj. Multaj respondintoj de la lasta enketilo de la esplorcentro Brio vidas dulingvan instruadon kiel necesan rimedon en Bruselo, por interalie malpligrandigi la senlaborecon inter gejunuloj, kiu atingas en Bruselo 35%. La eŭropa averaĝa procentaĵo estas

IPR 14/335

— página 36 del PDF —

17%. La manko de lingvokono kompreneble ne estas la nura kialo por tiu alta cifero, sed ĝi estas esenca parto de la problemo. Konstatebla en Bruselo estas la granda sukceso de lingvokursoj en la nederlanda lingvo, ĉar homoj esperas je laborloko en la apuda Flandrio, kie kelkloke estas pli da liberaj laborlokoj ol en Bruselo. Jam ekzistas fakte plurlingvaj lernejoj en Bruselo: la eŭropaj lernejoj por infanoj de EU-oficistoj kaj aliaj eksterlandaj laboruloj. Tiuj lernejoj estas tre multekostaj. Oni devas atenti, ke eventualaj eksperimentoj kun plurlingveco en belgaj lernejoj ne estu same multekostaj kaj sekve pageblaj nur por riĉaj bruselanoj, kiuj pro sia edukiteco vidas pli klare la neceson de tiaj eksperimentoj ol averaĝa familio de ekzemple enmigrintoj. Konklude oni povas diri, ke ŝanĝi la leĝojn de instrulingvoj en Bruselo estos tre malfacila proceso, sed ĝi estas necesa: – La nederlandan oni devus ankoraŭ pli bone instrui al nenederlandlingvanoj, por ke ili povu poste vere funkcii kaj labori en tiu lingvo. – La kono de la franca restas necesa por nederlandlingvaj kaj aliaj bruselanoj, ĉar ĝi estas la ĉefa komuniklingvo en Bruselo. – La angla tre gravas en lerneja instruado pro sia rolo en la mondo kaj en internaciaj organizoj. Eble ĝi eĉ fariĝos la komuniklingvo inter Flandrio kaj Valonio estonte, kiam ambaŭ lingvokomunumoj ne plu konos la lingvon unu de la alia. – Kio okazos kun la kono/instruado de aliaj (vivantaj) lingvoj en lernejoj? Tio estas ne konata faktoro, ĉar la flandra ministro pri edukado ĵus decidis pri ebloj studi ilin, sed nenion klarigis poste. Kristin TYTGAT, <kristin.tytgat@ehb.be> NdlR: Tiu ĉi teksto estis prelego dum la Tago de la Lernejo en la UK en Rejkjaviko en Julio 2013. Kristin TYTGAT instruas lingvojn al tradukistoj kaj interpretistoj en la Libera Universitato Bruselo.

IPR 14/336

— página 37 del PDF —

El la landoj kaj sekcioj Ĉinio Plian fojon okazis en Kantono kurso de E-o de la 15-a de Marto ĝis la 28-a de Junio gvidata de s-ro Aŭgusto CASQUERO, volontulo el Hispanio. Dek kvar novaj kaj malnovaj lernantoj de E-o partoprenis la ceremonion por la disdonado de partroprenatestiloj. Ankaŭ s-ro Peixue „Petro” YE, vicprezidanto de la E-Asocioj de Kantono kaj Guangdong-Provinco, ĉeestis la ceremonion. Poste la ĉeestantoj kunmanĝis por ĝoje diri „ĝis revido” al la estimata amiko Aŭgusto, ĉar li iras al Hispanio por somera feriado kaj revenos al Kantono en Septembro. Raportas: YE Peixue, <peterye@163.com>

Finnlando Fabela kurso en Finnlando Kolektiĝis dek unu esperantistoj en julio en Orivesi en Finnlando por refreŝigi sian parolkapablon. Ni travivis la kvin fabeltemajn tagojn sub gvidado de Gražina OPULSKIENĖ, kiu venas el Litovio. Ankaŭ plenkreskuloj, kaj ne nur infanoj, bezonas fabelojn, diras esploristoj, kaj tion ni spertis. Ni ĝuis multajn konatajn kaj nekonatajn rakontojn, mem legante aŭ aŭskultante la rakontadon de aliaj partoprenantoj. Ni lernis pri famaj fabelistoj, inter kiuj Grazina intence aldonis Tove JANSSON por la sekva prezento de la programo. Estis bone, ke ni lernis novajn nomojn de bestoj aŭ floroj.

IPR 14/337

— página 38 del PDF —

Ekster la fabela temo ni aŭdis de ŝi pri Zamenhof en Litovio. Grazina instruis, kiel japanece bele paki aĵojn per tukoj kaj ne per papera kovraĵo, kiel ni faras. Ne temis nur pri belaj pakaĵoj, sed per helpo de tuko ni lernis, kiel porti melonon, botelojn aŭ poton. Eĉ dorsosako kreiĝis el du tukoj. Tiu lasta programo estis tre ŝatata, ĉar ni povis ankaŭ labori, uzi niajn manojn. Ni ekskursis al la artcentro Purnu tra belaj Mez-Finnaj pejzaĝoj el kampoj, arbaroj, kurbaj vojoj. La artcentro situas ĉe ĉarma lago tiel, ke multaj el ni pli ŝatis la pejzaĝon tie ol la modernajn artaĵojn. La kurso kuraĝigis nin uzi la parolan lingvokapablon, ne nur la skrib- aŭ legkapablon. Sylvia HÄMÄLÄINEN, <sylvia.h@kolumbus.fi>

Germanio TORPEDO 9 inter 2 kaj 5 oktobro 2014 La ĉeftemo de la ĉi-jara pedagogia-metodika kunveno: Kiel utiligi fotojn kaj filmojn por efika instruado? Lernu pri ĝi en la praktiko, ekkonu taŭgajn materialojn, metodojn kaj partoprenu publikan Esperanto-filmeventon en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo. Organizanto: Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI). Aliĝo ĉe zsofia.korody@esperanto.de. Reta aliĝilo: http://ic-herzberg.de/page.php?pid=94466511. Adreso: Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6 Partoprenkotizo por AGEI kaj ILEI-membroj 30 EUR, por aliaj 40.

Hungario KÖNCZÖL Ernő, instruisto de Esperanto en la nordhungara urbo Eger, forpasis la 29an de junio 2014. Ernő konatiĝis kun Esperanto en 1970 kaj fariĝis entuziasma, sindona adepto. Ekde 1971 li estis membro de HEA; ekde 1973 de UEA, kaj inter 19802008 kiel prezidanto gvidis la grupon Verda Stelo. Li emeritiĝis en 1994 kiel mezlerneja fremdlingvoinstruisto. Ernő estis longtempa membro de la hungara sekcio de ILEI kaj liaj gelernantoj sukcese partoprenis la diversajn landajn konkursojn. Dio donu al li ripozon!

IPR 14/338

— página 39 del PDF —

OOSTENDE INVITAS:

LA 48-A KONFERENCO DE ILEI 17-25 JULIO 2015

ILEI-konferencejo 2015: Junulargastejo «De Ploate»

Plateso estas marfiŝo el atlantikaj profundoj, ŝate vidata sur pladoj de atlantikbordaj kuirkulturoj. Ne hazarde ĝi pruntis la nomon al la populara kaj komforta junulargastejo „De Ploate” („Plateso” en la flandra dialekto) en Ostendo (Oostende), Belgio. Kaj ne hazarde estis elektitaj: Ostendo por la konferencurbo kaj „De Ploate” por konferencejo kaj loĝejo de la 48a Konferenco de ILEI, 17-25 julio 2015, semajnon antaŭ la 100a UK okazonta en la proksima Lillo (Lille), Francio.

Du simbolaj 100-oj fonas la jaran ĉefeventon de ILEI en 2015: la ĉi-jara 100a datreveno de la komenco de la Granda Milito, kaj la venontjara 100a UK. La unua inspiras, ke la konferenca temo rilatu al konstruado kaj gardado de paco post la grandaj militoj, kaj la dua motivas ILEI doni sian kontribuon al celebro de la grava movada jubileo. Ostendo kaj la ĉirkaŭa regiono konservas memorojn kaj videbligas memoraĵojn pri historiaj eventoj el la Unua Mondmilito, kiuj lasis

La urbestro de Ostendo, staranta dua de maldekstre, kun konferencorganizantoj de ILEI

IPR 14/339

— página 40 del PDF —

neviŝeblajn spurojn en la vivo de ĉi tiu havenurbo, tra kiu dum jarcentoj trafikis homoj, varoj kaj ideoj el la tuta mondo. La ostenda lumturo kun la packolombo portanta en la beko la verdan stelon de esperantista pacespero radias el la proponata konferenca emblemo per la komunaj streboj al daŭripova paco 100 jarojn post la Unua kaj 70 jarojn post la Dua Mondmilitoj, kaj post ĉiuj aliaj militoj. Precipe la ILEI-simpoziaj diskutoj enkadre de la konferenco estos dediĉitaj al ĉi-koneksa temaro. La konferencaj ekskursoj gvidos konferencanojn al la Palaco de princo Karel, Atlantika Muro, Fortikaĵo de Napoleono, vidindaĵoj el la Unua Mondmilito, brusela ekspozicio de EU en 23 lingvoj kaj aliaj historiaj monumentoj kaj kulturaj vidindaĵoj en Okcidenta Flandrio, Antverpeno kaj Bruselo. La urbestro de Ostendo certigas subtenon al la konferenco, interalie monan apogon al nepagipovaj konferencanoj el malriĉaj landoj. La proksimeco de Lille, la samjara kongresurbo de UEA, ebligas komfortan trajnveturan transiron al la jubilea UK kun la konferencaj konkludoj kaj inspiroj kiel labora kaj celebra kontribuo. Radojica PETROVIĈ, estrarano pri konferencoj

IPR 14/340

— página 41 del PDF —

Informoj pri ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prezidanto), Mónika Molnár (vicprez.), Mireille Grosjean, Leysester Miro, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Estrare: Penny Vos. Regulara: Marija Beloŝević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: Mireille Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Ilona Koutny, Bharat Ghimire, Radojica Petrović, Kristin Tytgat. Estrare: Gong Xiaofeng „Arko”..

Enmovadaj partneroj (entute 14) EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi. E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49)55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio) TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Petra Smidéliusz. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Reprezentanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill. kaj aliaj

Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Europo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60. kaj aliaj

IPR 14/341

— página 42 del PDF —

Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en Clandoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEIkonto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona kaj 70 € por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <moerbeekr@gmail.com>. La nunan numeron ni sendis al la presejo la 11-an de septembro 2014, redaktofino por la sekva numero: la 31-an de oktobro 2014.

Juna Amiko pretas veni al vi. Invitu ĝin! Abonu! IPR 14/342

— página 43 del PDF —

Grupa foto de konferencanoj en Montevideo (foto de Marija Beloŝeviĉ)

ILEI plantas arbojn. Jen la gujavarbo antaŭ la parlamenta palaco en Montevideo. Sidas apud ĝi Alberto Barrocas kaj lia edzino Helianta. Li lernis E-on en 1954 post la eventoj kaj pro la eventoj en sia urbo. (foto de Marija Beloŝeviĉ) IPR 14/343

IPR 2014/4

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 44 – trimonata

14/4

Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Mirella De Martini Magdaléna Feifičová Heidi Goes Xiaofeng Gong Mireille Grosjean Yasuo Hori Tieko Isikawa Zsófia Kóródy Katalin Kováts Bill M. Mak Rob Moerbeek József Németh Radojica Petroviĉ

— página 2 del PDF —

Gajnintoj de la fotokonkurso: unua premio por Marija Belošević (HR) (supre), dua premio por Sonia Daubercies (CH) (sube). Bv legi la prian artikoleton en paĝo 33.

IPR 14/42

— página 3 del PDF —

Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario, vic-prez. de UEA Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1

AdE – Akademio de Esperanto

Titolpaĝe: Omaĝo al Jozefo NÉMETH, nia redaktoro. Li deĵoras ekde 20 jaroj! Ni volas danki lin. (La titolpaĝan salutkarton subskribis la partoprenantoj de la Pedagogia Tago organizita de ILEI-HU la 25-an de oktobro 2014.)

Enkonduko Karaj legantoj, Se vi membras en ILEI, se vi abonas nian organon Internacia Pedagogia Revuo (IPR), vi ricevas ĝin kvarfoje jare akurate. Tio okazas danke al la laboro de Jozefo NÉMETH, nia redaktoro. Al li venas tekstoj el diversaj mondopartoj, al li apartenas la tasko rilati kun la prezidanto pri tiuj tekstoj. Rapide kaj efike li enpaĝigas la elektitajn artikolojn laŭ la maksimuma dikeco de la revuo, kiun postulas la prezo de la afranko el Belgio, FEL, al la tuta mondo. Ekde 20 jaroj Jozefo zorgas pri tiu laboro por nia Ligo. Ni danku lin!!! En tiu ĉi numero vi povos malkovri informojn kaj faktojn pri la abunda subteno de hungaraj esperantistoj al nia Ligo tra la jaroj, ekscii, kiel salti de balbutado al flua parolado, vi legos pri fruktodonaj kursoj kaj kunvenoj, vi certe partoprenos la venontan Esperanto-Sumoon post legado de la priskribo fare de ĝia respondeculo HORI Jasuo (kiel mi faras nun). Eĥoj aperas el Orienta Timoro, Ĉinio, Japanio, Germanio, Slovakio, Hungario, Italio. La Ligo estas tutmonde aktiva. 4 numeroj de Juna Amiko aperos en 2015. Nepre abonu tiun valoran instru-helpilon! Venas la jarfino. ILEI bezonas vian agadraporton, tio estas, ke la sekcioj devas raporti, same la reprezentantoj. Tiel la Ligo povos raporti al ekstermovadaj institucioj, kun kiuj ĝi estas en kontakto. Viaj raportoj estas niaj argumentoj. Mi deziras al vi agrablan legadon! Mireille GROSJEAN Prez de ILEI

IPR 14/43

— página 4 del PDF —

ENHAVO Mireille GROSJEAN: Enkonduko …………………………………………………………………….3 Jozefo Németh redaktas nian revuon de 20 jaroj (M. GROSJEAN, K. KOVÁTS) …….5 József NÉMETH: 40 jaroj de ILEI-HU, hungara sekcio de ILEI …………………………. 7 HORI Jasuo: Esperanto-sumoo por nia glora estonteco …………………………………..13 Rob MOERBEEK: Falsaj amikoj en la hispana (2-a parto)+korektoj ………………… 17 Heidi GOES: Plia instruado en Orienta Timoro …………………………………………….. 19 Bill M. MAK: Lernado kaj instruado de Esperanto en Azio …………………………….. 23 El la landoj kaj sekcioj ……………………………………………………………………………….27 – Ĉinio: Kursoj en Siano (GONG Xiaofeng) …………………………………………………..27 – Germanio: Helpu por nova biblioteko / SALO 9 (Zsófia KÓRÓDY) ………………..28 – Italio: Esperanto kaj novaj teknologioj (Mirella DE MARTINI) ………………………29 – Japanio: La 4a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA) (ISIKAWA Tieko) ………30 – Kroatio: Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo (József NÉMETH) …………………..31 – Slovakio: Poezia SES-umado (Magdaléna FEIFIČOVÁ) …………………………………32 Mireille GROSJEAN: Pri la fotokonkurso ………………………………………………………. 33 Kalendaro… …………………………………………………………………………………………….. 34 La 48a konferenco de ILEI: programo, aliĝilo (Radojica PETROVIĈ)………………..36 Informoj pri ILEI ……………………………………………………………………………………….41

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>.Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 7969 709 66. Rilatoj kun Unesko kaj FIPLV. Reprezentanto de ILEI ĉe UEA. Vicprez.: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. <zsofia.korody@esperanto.de>. Tel./fakso hejmaj: (+49) 5521-5983. Ecentroj, ekzamenoj, ALTE. Vicprez.: GONG Xiaofeng „Arko”, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. <arko.gong@qq.com>. Universitatoj. Estrarano pri financoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Sekretario: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <ilei.sekretario@gmail.com> por sekretariaj aferoj, <radojica.petrovic.rs@gmail.com> alie. Tel. hejma (+381) 32 371053. Konferencoj, rilatoj kun TEJO. Vicsekr.: Magdaléna FEIFIČOVÁ „Fejfi”, Bernolákova 25/5, SK-010 01 Žilina, Slovakio. <ilei.oficejo@gmail.com>. Membro-administrado. Rilatoj kun FEL. Estrarano: Bharat GHIMIRE, G.P.O. Box 10518, Kathmandu, Nepalo. Tel. (+1) 620 9877. <nespa.1990@gmail.com>. Universitatoj. Komisiito por helpi al aliĝpetoj. Estrarano: Enikő ZENGŐ SEREGHY, Dózsa u.14. 2/8, HU-4400 Nyíregyháza, Hungario. <enimyster@gmail.com>. Tel. portebla: (+ 36) 203234365. Kalendaro, ekzamenoj, multlingva paĝaro www.ilei-mondo.info, varbado. Estrarano: Penny VOS, Aŭstralio <penivos@yahoo.com>. Lerneja agado.

IPR 14/44

— página 5 del PDF —

Pri IPR: Jozefo Németh redaktas nian revuon de 20 jaroj!! Ni festu lin! Jozefo kaj mi (Laŭ Esperanto kaj mi de HORI Jasuo) Katastrofo! Katastrofa estis la komenco de nia kunlaboro. Mi ne konas persone Jozefon, same li ne min. Post julio 2013 venis por li nova prezidanto kaj por mi nova kunlaboranto; ni devis kaj devas kunlabore prepari kvar numerojn jare de nia revuo. Mi jam verkis por IPR, mi regule legis ĝin, mi sciis, ke sekvi la redaktadon estos unu el miaj prezidantaj taskoj. Katastrofa estis la komenco; fakte samtage kiel la redaktofino mi ricevis dokumenton, kies titolo estis 2013/3, do temis pri la tria numero de nia revuo. Mi komencis korekti sufiĉe ĥaosan amason da tekstoj: titolo iru maldekstren, litertipo estu xy….. tie mankas la retadreso de la aŭtoro…. tie vi devas substreki la titolon same kiel tie… Post kelkaj horoj mi sendis la korektitajn du-tri paĝojn al Jozefo. Tamen la dokumento sendita de li al mi entenis la ricevitajn artikolojn cele al legado, aprobo, amputo, rifuzo, prokrasto, felietonigo, resumo… ne enpaĝigo!! Do tiam li detale priskribis tion, kion mi devas fari unue, poste, fine. Fine venas tiu kontrolo de harmonia aspekto, kiun mi volis trakti komence. Ni devis iom post iom harmoniigi nian kunlaboron. Mi faris proponojn pri modifoj; kelkajn li akceptis, kelkajn li malkonsilis per tre detalaj kaj trafaj argumentoj kaj konvinkis min. Mi laboras kun kvar diversaj redaktoroj kaj certe Jozefo estas por mi tre ŝatata redaktoro (samkiel Stano MARČEK, kiu zorgas pri Juna Amiko): kun Jozefo nia taskodivido estas klara, nia komunikado estas trafa, konciza kaj pozitiva. Li lasas al mi la decidojn: ĉu submeti al la aŭtoro denove, ĉu rifuzi, ĉu prokrasti… Li atentigas min pri diversaj aspektoj teknikaj, enhavaj, tempaj. Redaktoroj estas tre diversaj; kiu decidas pri kio… kiu faras kion… Se redaktoro estas diktatoro, kiu konsultas neniun, la afero ne glatas por la asocio… La revuo IPR estas la organo, la voĉo de la Ligo, do la enhavo estas grava aspekto, kiu ĉefe kuŝu en la manoj de la prezidanto. Pro tio, ke Juna Amiko ne estas la organo de

IPR 14/45

— página 6 del PDF —

la Ligo, mia kunlaboro kun Stano havas alian guston. Por revuo de instruista Ligo la kvalito de IPR enorme gravas. Niaj legantoj poluras siajn lingvokapablojn legante IPR-n. Jozefo havas atentemajn okulojn al lingvaj kaj grafikaj aspektoj. Poste sekvas tri korektantoj cele al aperigo de perfektaj tekstoj. Elkora danko iru al ili: Luigia OBERRAUCH MADELLA, Luiza CAROL kaj Rob MOERBEEK. Ĉu ni sukcesas eldoni seneraran revuon? Mi tre esperas. Do Jozefo! Koran dankon pro via valora laboro! Jam de 20 jaroj vi zorgas pri nia revuo!! Gratulojn!! Mi esperas, ke la Ligo povos ankoraŭ longe tiom fidele kaj efike kunlabori kun vi kaj mi esperas, ke iam ie ni renkontiĝos!!!

Malfermaj leteroj por la redaktoro Kara Jozefo, En la nomo de ĉiuj Esperanto-instruistoj, abonantoj kaj legantoj de IPR, kaj membroj de edukado.net mi kore salutas vin okaze de la 20-a jardatreveno de tio, ke vi estas nia redaktoro. Ni kore dankas vin pro la farita laboro, per kiu vi disponigas al ni valorajn materialojn. Ni tre aprecas, ke dum tiu periodo la revuo ĉiam seninterrompe kaj akurate aperis. Kaj jen miaj privataj pensoj, kara Jozefo: Mi kiel via instruistino en la E-fako en Szombathely (1991-1994, vd. la sekvapaĝan foton) tre fieras pri vi kaj via laboro. Kiam antaŭ 20 jaroj necesis, ke iu pluportu la torĉon kaj IPR ne perdiĝu, mi proponis vin kiel redaktoron, konante viajn kvalitojn. Mi ne eraris. La iama diligenta studento, kiu ĉiam strebis je precizeco, akurateco kaj bona laboro, same agis ankaŭ kiel redaktoro de IPR. Kvankam mi en la unuaj 10 jaroj kiel vicredaktoro staris apud vi, la plimulton de la taskoj ĉiam vi faris. Viaj praktika laboro kaj spertoj, kiel tiuj de instruisto de E-o en elementa lernejo, tiuj de organizanto de deklamkonkursoj kaj internaciaj klasinterŝanĝoj, kursoj kaj aliaj programoj donis al vi vastajn okulojn por rimarki kaj apreci la multflankan laboron de niaj kolegoj dise en la mondo. Tial ni havas en IPR teoriajn artikolojn, raportojn pri eventoj kaj priorganizajn materialojn en bona proporcio. Vi estas unu el inter ni. Mia persona deziro por la bono de la komunumo estas, ke vi restu ankoraŭ longe la redaktoro, scivolu elprovi novajn vojojn kaj formojn kaj kuraĝu

IPR 14/46

— página 7 del PDF —

intertrakti kun la kolegoj laŭ iliaj meritoj kaj malfortoj, por povi atingi la komunan celon.

Parto de la studentoj de la E-Fako en Szombathely kun la ricevitaj mezgradaj ILEI/UEA-diplomoj en 1991 (de maldekstre): Ildikó Renge, Istvánné Magyar, János Kirsch, Tibor Budai, Katalin Kováts, Csaba Németh, József Németh, Attiláné Kovács, Judit Nehéz.

Nun mi kaptas la okazon publike anonci, ke agnoskante vian 20-jaran laboron por IPR mi la 15-an de Decembro 2014 enirigas vin en la Panteonon de edukado.net, por ke vi estu inter la meritplenaj E-instruistoj, pri kiuj ni fieras kaj memoru ĉiam. Bonvenon. Amike, viaj eksa intruisto kaj kunlaboranto ĉe IPR, sed eterna amikino, Katalin KOVÁTS

40 jaroj de ILEI-HU, hungara sekcio de ILEI Komencoj: La unuan mencion de nia sekcio mi trovis en IPR 1974/1. Tiam la sekcion gvidis Marta CSER. En 1978 la gvidado transiris al la eminenta kolegino Zsuzsa BARCSAY, kiu estris la sekcion ĝis 1984. Laŭ la numero IPR 1985/1, komence de 1985 ni ne havis sekcion (almenaŭ sekciestron ne). Sed jam en IPR 85/2 ni reaperas: la torĉon prenis tria eminentulo, Márta KOVÁCS.

IPR 14/47

— página 8 del PDF —

IPR kaj ILEI-HU: Dum la lastaj 30 jaroj ILEI, kaj ene de ĝi IPR, forte ligiĝas al la hungara sekcio kaj hungaraj esperantistoj. En 1985 ILEI ekhavis tute novan estraron, la prezidanto iĝis hungaro, István SZERDAHELYI, la fondinto kaj gvidanto de la E-fako de ELTE (Eötvös Loránd Tudományegyetem) en Budapest. Ekde la numero IPR 1986/1 la revuon redaktas hungaroj. La unua en la vico estis István SZERDAHELYI. Dum tri sinsekvaj jaroj ILEI perdis tri gravajn kolegojn: en 1985 forpasis nia sekretario Mario DAZZINI, en 1986 la pli frua prezidanto Helmut SONNABEND kaj en aŭgusto 1987 forlasis nin ankaŭ István SZERDAHELYI. Sed la redaktadon li transdonis al sia disĉiplo István ERTL jam komence de 1987. Laŭ la numero IPR 90/2 aperas alia hungara ILEI-ano en la redakta teamo (kiel teknika redaktisto): Stefan MACGILL, tiama vicprezidanto de ILEI. Ekde la n-ro 91/2 aperas plia hungaro ĉe IPR: Márta KOVÁCS, kiel dua teknika redaktisto. La unua prezida periodo de Stefan MACGILL estis en la jaroj 1991-1993. Ekde la numero IPR 92/1 Márta KOVÁCS estas jam redaktoro, ŝian laboron helpas Stefan MACGILL kiel vicred. (István ERTL tiam iĝis redaktoro de Esperanto). Márta KOVÁCS redaktis 11 numerojn, sed fine de 1994 pro personaj kialoj ŝi devis rezigni. IPR 94/4 pretiĝis fare de Stefan MACGILL. Aŭtune de 1994 ILEI-HU havis kunvenon kaj la ĉeestantaj funkciuloj transdonis la redaktajn taskojn al kvina hungara redaktoro Jozefo NÉMETH. Tio estis antaŭ 20 jaroj. Mian laboron 11 jarojn longe helpis la sesa hungara redakciano Katalin KOVÁTS, kiel vicredaktoro. Sed dum tiuj 20 jaroj ankaŭ aliaj hungaroj helpis min, i.a.: Ervin FENYVESI, Mónika MOLNÁR, Géza KURUCZ, Johano KIRSCH, Blazio VAHA. Ekde 2004 ni havas redaktan komitaton kaj titolpaĝe ni listigas ĉiujn kunlaborantojn de la aktuala numero. [Márta KOVÁCS salutas min en la nomo de ILEI-HU okaze de la jubileo. En mia maldekstra mano estas la salutkarto videbla titolpaĝe.]

Revenante al ILEI-HU mem: Post iom pli ol 15 jaroj da ekzisto fondiĝis la jure registrata asocio Eszperantista Pedagógusok Magyarországi Egyesülete (EPME, Asocio de Esperantistaj Pedagogoj en Hungario) antaŭ 25 jaroj

IPR 14/48

— página 9 del PDF —

en 1990 (la ŝtata agnosko datiĝas en februaro 1991), la estraron gvidis Márta KOVÁCS. En 1990 ni estis unu jaron post la reĝimŝanĝo, Esperanto prosperis en la lernejoj. Anstataŭ la rusa, kaj manke de instruistoj pri la germana kaj angla, plurcent bazlernejanoj elektis Esperanton kiel la unuan (kaj solan!) fremdlingvon. Nur en mia urbeto Pápa (kun 30 000 loĝantoj) en du lernejoj komencis lerni ĝin 120 infanoj (en la 4-a klaso). En mia lernejo estis 70 gelernantoj en tri klasoj. Ili lernis la lingvon 5 jarojn longe. Post la fino de la studado 9 lernantoj trapasis mezgradan ŝtatan lingvoekzamenon. Dum la 10 jaroj de la E-instruado en nia lernejo en la 4 diversaj landaj konkursoj ni akiris 17 unuajn lokojn. (Pri du konkursoj el inter tiuj 4 vi povas legi du artikolojn1 de Géza KURUCZ en IPR).

Partoprenantoj de la Pedagogia Tago de ILEI-HU (25 Oktobro 2014, Budapest) 1

Géza Kurucz: Konkursoj, kiujn aprobis la praktiko. IPR 1995/1 p. 16-18.;1995/2 p. 30-32.

IPR 14/49

— página 10 del PDF —

En la lernojaro 1991/92 en Hungario Esperanton lernis 740 bazlernejanoj, 680 mezlernejanoj kaj 170 studentoj en altlernejoj kaj universitatoj. Sed 5 jarojn poste la cirkonstancoj ĉiam pli kaj pli malboniĝis kaj nuntempe la enlerneja E-instruado preskaŭ ne ekzistas en Hungario. Ni nepre menciu, ke ĉiujare plurmil plenkreskuloj trapasas mezgradan ekzamenon pri E-o, ĉar laŭ hungaraj leĝoj sen lingvokono oni ne rajtas ricevi universitatan diplomon. E-o estas la tria plej granda lingvo post la angla kaj germana el tiu vidpunkto. Sed el tiuj plurmil preskaŭ neniu eniras la movadon. (Ili donos almenaŭ laboron al multaj hungaraj E-instruantoj, sed granda parto de tiuj kolegoj ne membriĝas en ILEI-HU.) 5 jarojn post la fondiĝo ankaŭ ILEI-HU travivis krizon. La asocio havis ŝuldojn, administrajn kaj financajn problemojn. En 1995 la sekciestro, pro personaj malfacilaĵoj volis ĉesigi la laboron, sed ni ne sukcesis trovi novan sekciestron, do, provizore ŝi restis unu jaron pli. En 1996 la asocion minacis malfondiĝo. Por savi la situacion unu jaron post la transpreno de la redakta laboro mi transprenis ankaŭ la gvidadon de la asocio. Post persista – komence senespera – laboro mi sukcesis atingi, ke oni nuligis niajn ŝuldojn, kaj anstataŭ pagi monpunon, ni eĉ rericevis monon. La financa stato de nia asocio ekde tiam estas stabila. Pri la membraro: en 1996 mi heredis la dokumentojn de nia sekcio, precipe tiujn, kiuj naskiĝis post la oficiala fondiĝo en 1990, mi fosis profunde, ne senrezulte kaj trovis indikojn pri parto de la komencaj jaroj. En la n-ro 1991/2 mi trovis artikolon2 de Bertil ANDREASSON pri la jaroj 1984-1990 (interkrampe la membronombroj). 1984 (3), 1985 (10), 1986 (47), 1987 (31), 1988 (42), 1989 (40), 1990 (53). Notoj: 1) Rigardante la ciferojn oni povas supozi, ke en la komencaj 10 jaroj de nia ekzisto la membronombro estis sub 103. 2) En la sama numero nia sekciestrino Márta KOVÁCS aperigis detalan analizon4 pri tiuj 11 sekcioj, kiuj resendis la jaran demandilon. Interese, ke en ŝia analizo ILEIHU havas 57 membrojn, kaj ne 53 kiel ĉe Andreasson. La malsamaj ciferoj tie kaj en mia suba analizo povas veni el la faktoj, ke kelkaj kolegoj membriĝis en la hungara sekcio, sed ne en ILEI mem, krome, kelkaj abonis 2

Bertil Andreasson: Evoluo de la membraro de ILEI. IPR 1991/2 p. 38-39. La varbadon de hungaroj malfaciligis ankaŭ la problemoj pri la transpago de kotizoj. Laŭ: Márta Kovács: La lastaj dek jaroj de ILEI. IPR 1987/ p. 2-8. 4 Márta Kovács: Pri la sekcioj de ILEI en 1990. IPR 1991/2 p. 22-24. 3

IPR 14/410

— página 11 del PDF —

IPR-n, sed ne membriĝis en la asocio. Laŭ nia statuto, plenrajta membro devas esti ankaŭ membro de ILEI, tiel instigante la kolegojn aparteni al ILEI. Tiujn, kiuj ne membriĝas en ILEI, ni nomas „apogantaj membroj” kaj ili ne havas voĉdonrajton en niaj jarkunvenoj. Traserĉadi la asocian arkivon ne estis facila afero, sed mi faris tion nun por vi, kaj trovis la jenajn indikojn5 pri nia membraro en la pasintaj 30 jaroj: 1985 (11), 1986 (47), 1987 (38), 1988 (56), 1989 (46), 1990 (63), 1991 (53), 1992 (60), 1993 (68), 1994 (45), 1995 (45), 1996 (35), 1997 (42), 1998 (43), 1999 (45), 2000 (39), 2001 (49), 2002 (45), 2003 (38), 2004 (39), 2005 (41), 2006 (46), 2007 (55), 2008 (57), 2009 (58), 2010 (61), 2011 (57), 2012 (56), 2013 (56), 2014 (46).

Do, la suma membronombro de ILEI-HU en la lastaj 30 jaroj averaĝe estas 48 (kune kun la nur-enlandaj membroj). (Vidu la grafikaĵon!) La statistiko 5

Post tiom da jaroj ne ĉiam estas facile kompreni la diversajn listojn kaj dokumentojn. Miaj ciferoj pri la membronombro, koncerne la komencan periodon, kiam la sekcion gvidis ne mi, povas enhavi eraretojn.

IPR 14/411

— página 12 del PDF —

enhavas ankaŭ la nur-enlandajn membrojn de EPME! Ekz. en 2013 el la 56 membroj nur 51 membriĝis ankaŭ en ILEI. Pluraj iamaj eminentuloj jam forpasis, i.a. Zsuzsa BARCSAY (2000), Zsuzsa CSISZÁR (2002), Tibor PAPP (2003), Gabriella ŐSZ (2003), Balázs SZEMŐK (2005), Tivadar KERESZTHEGYI (2006), János SÁRKÖZI (2007), Johano KIRSCH (2012), Péter András RADOS (2012), Ernő KÖNCZÖL (2014). Vivante eksterlande kelkaj iamaj membroj fortigas aliajn sekciojn de ILEI: ekz. Ilona KOUTNY en Pollando kaj Zsófia KÓRÓDY en Germanio. Aliaj eminentaj „elmigrintoj” restis fidelaj al ILEI-HU: vd. Mónika MOLNÁR en Svislando kaj Katalin KOVÁTS en Nederlando. Pri la agado de nia sekcio: la 45 jarkolektoj de IPR inter 1970 kaj 2014 abunde raportas pri la sekcia agado, kaj eĉ pli abunde pri la persona, ekstersekcia agado de niaj membroj. Estus vana kaj superflua peno nun kolekti ilin, sed se vi tamen interesiĝas pri la temo, komencu la serĉadon per la trastudo de la ekzistantaj indeksoj de IPR6. La plej grava kaj ofte preskaŭ la sola komuna aranĝo estas la landa pedagogia tago. En la jaro, kiam nian asocion oni jure registris, oni jam organizis la 6-an pedagogian tagon, kun 48 partoprenantoj. La komencajn 6 pedagogiajn tagojn organizis Hungara E-Asocio (HEA), sed ekde la jaro 1992 ILEI-HU transprenis la organizan taskon. Tiuj aranĝoj (fakte konferencoj, seminarioj) ofte estis dutagaj. En 2004 ni interkonsentis, ke ili okazu dufoje jare. En 2008 ni jam organizis la 24-an pedagogian tagon. (Poste ni ne plu numeris la tagojn.) Konkursante por subvencio7 en 2006 ni gajnis monon kaj eldonis libron kun la titolo Magyar Eszperantó Tanítók Arcképcsarnoka (Portretaro de Hungaraj E-Instruantoj), kiu helpas la kontaktojn kaj informadon ene de la asocio. En la libro oni povas trovi ekz. la sekvajn indikojn: naskiĝdato, loĝadreso, telefono, retadreso, hejmpaĝo, profesio(j), parolataj lingvoj, E-ekzamenoj, membreco en E-organizaĵoj, E-movada agado, E-instrua agado, proponoj por evoluigi la E-instruadon. Uzante la ricevitajn subvenciojn ni aĉetis ankaŭ teknikajn ilojn. Alia entrepreno de la sekcio estis la eldono de 6

Kovács Márta: Indekso por la jarkolektoj de IPR 1980-1990. IPR 1991/1 p. 10-17; József Németh: Indeksoj por la jarkolektoj de IPR 1991-95. IPR 1996/1 p. 10-16; József Németh: Indeksoj por la jarkolektoj de IPR 1996-2000. IPR 2001/1 p. 22-31; József Németh: Indeksoj por la jarkolektoj de IPR 2001-2005. IPR 2006/1 p. 27-36. 7 Ĉe Nemzeti Civil Alapprogram (nacia civila fondaĵo)

IPR 14/412

— página 13 del PDF —

disko „Esperantologiaj fragmentoj” memore al István SZERDAHELYI kaj Zsuzsa BARCSAY. Temas pri enkomputiligo de sonregistraĵoj de Zsuzsa Barcsay, kiujn ŝi faris en la jaroj 1972/1974 kiel studento de István Szerdahelyi. La sonmaterialo aperis sur diskoj kaj ĝi estas aŭskultebla ankaŭ rete8 en la hejmpaĝo de ILEI-HU. La materialon kompilis Márta KOVÁCS, la enkomputiligon kaj produktadon entreprenis József NÉMETH. La lasta jarkunveno de ILEI-HU okazis la 25-an de oktobro 2014. Ni akceptis la raporton pri la pasintaj 3 jaroj kaj elektis novan estraron por la sekvaj 3 jaroj: Attiláné KOVÁCS, József NÉMETH (sekciestro), Pálma SALOMONNÉ CSISZÁR kaj Enikő SEREGHYNÉ ZENGŐ. Samtempe okazis Pedagogia Tago kun 35 partoprenantoj. Al la programo kontribuis: Iván BUJDOSÓ, Enikő SEREGHYNÉ ZENGŐ, Katalin KOVÁTS, Blazio VAHA, Pálma CSISZÁR SALOMONNÉ kaj László SZILVÁSI. Kadre de la evento ni transdonis la diplomon de UEA al Éva FARKAS-TATÁR [vd la foton], kiu jam ekde 50 jaroj estas membro de UEA. Krome la partoprenantoj salutis la sekciestron pro lia 20-jara jubileo kiel redaktoro de IPR. József NÉMETH, Hungario

Esperanto-sumoo por nia glora estonteco (Mallonga versio. Kompleta versio legeblas sur la retejo www.ilei.info) Kio estas sumoo? Sumoo estas japana tradicia lukto. La suba ukijo (lignopresaĵo) estis farita antaŭ 200 jaroj, sed ankoraŭ nun luktistoj luktas same kiel en ĝi. Luktisto venkas, kiam li faligas la konkuranton teren aŭ puŝas lin ekster la ringon. Ĉiun jaron okazas 6 konkursoj en neparaj monatoj: januaro, marto, majo, julio, septembro, kaj novembro. Unu konkurso daŭras 15 tagojn. Lanĉo de Esperanto-sumoo En la Esperanto-sumoo mi decidis jenajn regulojn: 8

http://www.ilei.info/hungario/sonmaterialoj.php.

IPR 14/413

— página 14 del PDF —

1. Celo: Kutimigi esperantistojn legi libron kun ĝojo. 2. Reguloj 1) Laŭ sia kapablo partoprenontoj elektas libron, kiun ili legos dum tiu konkurso, kaj decidos, kiom da paĝoj ili legos por unu tago. 2) Se ili sukcesas legi pli ol promesitajn paĝojn ĝis la noktomezo de tiu tago, ili akiros unu venkon, se ne, unu malvenkon. Tiamaniere ili luktas kun la libro dum 15 tagoj. Ili luktas ne kontraŭ aliaj luktistoj, sed kontraŭ si. 3) Venkon aŭ malvenkon la partoprenantoj mem juĝas.

Mi prove komencis E-sumoo-n en septembro 2009 inter japanaj e-istoj. 19 e-istoj partoprenis en ĝi. Mi havis la kredon, ke tiu sumoo estas inda kaj disvastigenda en la tuta mondo, do mi sendis la informon pri la sumoo al la tuta mondo, kaj en marto 2010 partoprenis 33 homoj el 9 landoj. Progreso de la Esperanto-Sumoo Dum la unuaj du jaroj la nombro de la partoprenantoj ne kreskis multe, sed en 2012 la nombro komencis kreski kaj ĝi atingis la pintan nombron 190 en januaro 2014. Nia retejo: http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/index.html Kiel dediĉas sin la Esperanto-sumoo al la Esperanto-movado? 1) Ĝi donas okazon al ĉiuj esperantistoj egale ĝui E-librojn Iu E-organizo en Japanio rekomendas, ke ĉiuj membroj legu 1000 paĝojn jare, sed tia rekomendo tute ne estas plenumebla por komencantoj. Tamen

IPR 14/414

— página 15 del PDF —

tiu ĉi E-sumoo donas al ĉiuj esperantistoj egalan eblecon ĝui E-librojn, ĉar ĉiuj rajtas decidi sian celon laŭ sia volo, ekzemple laŭ sia E-kapablo kaj laŭ siaj vivkondiĉoj. Veteranoj promesu legi 20 paĝojn de malfacila libro kaj komencantoj promesu legi 1 paĝon de infanlibro, kaj ili, veteranoj kaj komencantoj, povas ludi aŭ lukti sur la sama bazo, nome kiam ili plenumos sian promeson, ili gajnas unu venkon, nur unu venkon por ĉiuj. Tiu egaleco estas tre grava. 2) La E-sumoo naskas solidaran senton inter la partoprenantoj Mi dissendas liston de la partoprenantoj kun la informo de la libroj, kiujn ili legos. Ili sentas, ke ili legas librojn kun pli ol cent homoj en la tuta mondo kaj klopodas plenumi sian promeson. Certe tiu „grupa” legado donas al ili solidaran senton. Mi supozas, ke tia „grupa” legado en la tuta mondo neniam okazis en la monda historio. 3) La E-sumoo multe kontribuas al la libro-kulturo Kiam la nombro de la partoprenantoj estas 100, la averaĝa sumo de legitaj paĝoj dum 15 tagoj estas 7500. Nun averaĝe la nombro de la partoprenantoj estas 150, do la sumo estas 11250 paĝoj. Se unu libro averaĝe havas 200 paĝojn, dum unu sumoo-periodo oni legas 56,25 librojn. Ĝis nun la entuta nombro de la partoprenantoj estis 2726, do la legitaj paĝoj estis 204 450, sekve legitaj libroj estis 1022. Ĉu tiu nombro ne montris grandan kontribuon al la libro-kulturo de Esperanto? Kaj kiam mi vidis la liston de la legitaj libroj, mi miras pro la abundeco de la Esperanto-literaturo. Preskaŭ ĉiuj legas malsamajn librojn! Jen komentoj de partoprenantoj Pollando: Mi estas feliĉa, ke mi partoprenas en la Esperanto-sumoo. Dank’ al ĝi mi komencis legi librojn, kiuj longe kuŝis sur mia breto. Mi tre dankas pro la diplomoj, kiujn mi ricevis. Partoprenado en la sumoo estas por mi granda plezuro, tial mi volas denove esti luktistino en venontaj sumooj. Japanio: Sumoo estas admirinda, valora movado por Esperantujo. De la rezultaro mi ekspluatas la librojn, kiujn aliaj partoprenantoj legis, ĉar mi deziras trovi interesajn librojn por la venonta sumoo.

IPR 14/415

— página 16 del PDF —

4) La E-sumoo multe kontribuas al plialtigo de la E-kapablo de e-istoj Certe la kapablo de la partoprenantoj altiĝas. Jen kvar partoprenantoj atestas mian supozon: Pollando: Mi trovis, ke la E-sumoo estas tre bona, ĉar dum la sumoolegado mi devis esti pli diligenta kaj mi legis tiom da libroj, kiom mi ne legis antaŭe. Mi rimarkis, ke mia vortprovizo post ĉiu lukto estas pli riĉa ol antaŭe. La legado estas bona ekzercado por plibonigo de miaj lingvoscioj. Nederlando: La konkurso estis ekstra instigo por mi ĉiutage legi kelkajn paĝojn en Esperanto-libro de mia elekto. Kaj atendas tiom da aliaj verkoj…. Mi spertis, ke ĝi kontribuas al pli profunda scio de la lingvo E-o, certe kiam oni legas literaturon, en kiu estas uzataj maloftaj vortoj kaj esprimoj. Oni legante ekzercas. Tamen mi foje intencas ankaŭ laŭtelegi, por akiri pli fluan elbuŝigon de komplikaj vortoj… DR Kongo: Jen mi finis mian libron. Antaŭe mi ne povis paroli en Esperanto, sed dank’ al sumoo, kun helpo de nia gvidantino, mi nun kapablas paroli Esperante. Francio: Mi deziras klarigi, kiel mi legis dum tiu ĉi sumoo. Mi sekvis tian metodon: unue, kiam mi ne komprenis vorton, mi notis ĝin por, poste, serĉi la difinon; due, mi notis bele verkitajn frazojn, esprimojn aŭ tekstpartojn; trie, mi notis ne komprenitajn vortojn aŭ esprimojn, kiujn mi ne trovis en la vortaro. Rilate al la du lastaj punktoj, mi deziras partoprenigi e-istajn geamikojn, ekz. dum la kurso de Esperanto en nia klubo. 5) Partoprenantoj progresas ne nur en E-o sed ankaŭ en la ĉiutaga vivo Por venki 15 tagojn ni devas estis atentemaj. En nia ĉiutaga vivo atendas nin neantaŭvidataj malamikoj, kiuj malhelpas nin legi. Ni devas plani bone por disponi tempon por la legado. Ni devas vivi celkonscie. Ĉi-sube du vjetnamoj skribas pri tiu afero: Mi tre kontentas pri la sumoo. Partopreninte ĝin, mi vidas, ke mia E-o verŝajne pliboniĝis, kaj mi tre ĝojas pro tio. Komence de la sumoo, mi pensis, ke „ĉiutage mi klopodos plenumi mian planon kaj estos sufiĉe legi tiom da paĝoj, kiom mi promesis”. Sed poste, mi legis pli multe da paĝoj ol mi promesis, ĉar mi sentas, ke legi libron estas tre utile por plibonigi lingvokapablon, kaj la enhavo de la libro interesis min. Mi pensas, ke homoj agu ne per promeso kun aliaj aŭ reguloj, sed nur amegu la aferon,

IPR 14/416

— página 17 del PDF —

tio sufiĉas. Por mi, venko en la sumoo estas ankaŭ venko kontraŭ mia pigro (mi estas pigrulino). La sumoo jam finiĝis, sed mi klopodos daŭre legi libron ĉiutage kaj faros ĝin kiel mian kutimon kaj ŝaton. La plej danĝera kontraŭulo estas mi mem. Mi devas lukti kontraŭ mia mallaboremo, kontraŭ dormemo, malkoncentriĝo, kaj aranĝi mian tempon. Legi ne nur post laboro, tiam oni estas tro laca, sed legi inter du laboroj, por ŝanĝi la okupadon. Fine Jam pasis 5 jaroj post kiam mi komencis la Esperanto-sumoo-n. Mi nun legas la 49an libron el la 51 volumoj de Plena Verkaro de Zamenhof. Se mi ne komencus la sumoo-n, mi neniam povus legi tiom da volumoj. Mi estas certa, ke en 2015 mi finlegos la PVZ-on. Eble mi estos inter kelkaj homoj, kiuj tralegis la serion! Se mi povos eniri en la paradizon, certe d-ro Zamenhof kaj s-ro ITOO Kanzi atendos min kaj aplaŭdos min. Mi atendas tiun feliĉan tempon. Vere mirinda estas la E-sumoo! Kaj same multaj partoprenantoj de la sumoo sentas, legante dikajn librojn aŭ multajn librojn dormantajn en ilia libroŝranko. Laste mi aldonos mian revon pri la sumoo. Mi volas havi minimume 500 partoprenantojn. Tamen administri tiom da homoj estos malfacile por unu homo, do mi esperas, ke en multaj landoj oni organizos sian sumoo-n. Se ni sukcesos havi 500 aŭ 1000 partoprenantojn, la Esperantomovado draste ŝanĝiĝos kaj ni povos antaŭvidi gloran venkon en nia estonteco. Mi atendas vian kunlaboron por tiu venko. HORI Jasuo

Falsaj amikoj en la hispana Gardu vin antaŭ duonamikoj! (2-a parto) 46. kion tio implikas? 47. tio incitas la apetiton 48. atentu: inklinu vin

implicar= impliki; implici inciti= kolerigi; incitar= eksciti, inciti inklini estas netransitiva; inclinarse= kliniĝi

IPR 14/417

— página 18 del PDF —

49. mi interesas min por libroj mi interesiĝas pri libroj/min interesas libroj 50. troa intereso intereso: intereso, interezo, procentaĵo, rentumo 51. ĉu vi vidas la irison? iris= ĉielarko 52. mi ĝuas juron de unu jaro juro= proprieto, pensio 53. oni lanĉas balojn lanzar= ĵeti, pafi; balo= kuglo 54. li perdis la konsciencon (al la diablo?): conciencia= konscienco; konscio 55. kondutu vin dece konduti estas netransitiva; konducirse= (sin gvidi) konduti 56. lia konferenco estis korta conferencia= konferenco/prelego; corto= mallonga 57. sed plena je konceptoj concepto: koncepto, opinio, spritaĵo 58. kilo da pomoj kilo= kilogramo; quilla= kilo 59. liter-portistoj ŝajne leter-portisto, sed litera= port-lito 60. majstro aŭ profesoro maestro= ĉefo/instruisto; profesor= profesoro/docento/instruisto 61. magistrato kun maroto juĝisto kun virvirino (vireska virino) 62. kio motivis la akcidenton? motivar: motivi, klarigi; kaŭzi 63. Bv provi vian tezon! provar= provi, pruvi 64. Ne tentu! tentar= tuŝi, tenti 65. kulpi je robo ŝtelo 66. Mi sentis ke vi pravas sentir= senti, pensi, opinii 67. servi la societon sociedad= socio, societo 68. Morgaŭ estos brila tempo tiempo= tempo; vetero 69. Troa volumo por mia valizo volumen= volumo (de libro), volumeno 70. spirita alimento alimento= nutro, alimento. Kaj eblas aldoni amason da aliaj ekzemploj.

IPR 14/418

— página 19 del PDF —

Korektoj de hispanlingvano al la 1-a parto (vd IPR 2014/3 p. 20) Dank’ al la atento de nia amiko Carlos Hernandez eblas postkorekti la ‘falsajn amikojn’, kiuj povas embarasi hispanlingvanojn aŭ lernantojn de la hispana. 6. Asistir estas la ĝusta formo de la verbo kun pluraj signifoj: asisti kaj ĉeesti. 7. Atender kutime signifas ‘flegi, zorgi’. Tamen ankaŭ ‘atenti’ laŭ la vortaro de F. de Diego. (FD) 10. La formo de la (fajngrajna) fajlilo estas ‘bastarda’ (FD); la ĝenerala vorto estas ‘lima’. 12. ‘Bordo’ normale estas samsignifa, sed ‘borda’ estas sinonimo de ‘cabaña’ (FD) 15. Evidente ‘censurar’ estas kaj ‘criticar’ kaj ‘reprochar’. (FD) 16. Ĉi tie mi konfuzis la vortojn: demandar (jur.: plendi, FD) kaj preguntar (demandi) 17. Eĉ pli erariga estas kien/quién (=kiu). Multaj latinidanoj tamen misuzas ‘derivi’ anstataŭ ‘deveni’. 22. Pruviĝas, ke ‘jaro’ en la senco ‘rufulo’ ne estas kutima vorto por ĉevalido/ ĉevalaĉo. 37. Gesto en la senco ‘faro/ĝesto’ tamen ne estas rekomendinda. 45. Nek ignori en la senco ‘ne scii’. Kun pardonpeto, Rob MOERBEEK

Plia instruado en Orienta Timoro Dum la pasinta nordhemisfera somero mi troviĝis ses semajnojn en la suda hemisfero, el kiuj kvin semajnojn kaj unu tagon en Orienta Timoro. (Ankaŭ en 2013 mi estis tie – vidu IPR 2013 3 kaj 4). Krom vizitoj al diversaj instancoj, gazetoficejoj, bibliotekoj kaj gravuloj mi ankaŭ instruis. Ĉar aliloke jam aperas pli ĝeneralaj raportoj, mi raportos ĉi tie pli detale pri la instruado. En la unuaj semajnoj de mia restado mi sekvis ĉiu-matene kurson de la tetuna lingvo (ne semajnfine, entute ok fojojn). Mia kono de la tetuna

IPR 14/419

— página 20 del PDF —

multe helpis al mi dum miaj lecionoj, ĉar ne ĉiuj ankoraŭ flue parolis la indonezian, kiun mi uzis por instrui. Ne taŭgis instrui per la portugala aŭ angla, kiun ili plej ofte parolis eĉ malpli ol la indonezian, sed foje mi ankaŭ bezonis tiujn lingvojn por traduki ion. Kvankam ili ne bone parolas la portugalan, pluraj portugalaj vortoj eniris la tetunan kaj foje mi povis klarigi ion per la portugala traduko. Sed la lernado de la tetuna ankaŭ helpis por korekti la gramatikon, kiun Teofilo, orienttimorano, kiu mem eklernis Esperanton, tradukis kaj kiun mi disdonis al miaj lernantoj. Temas laŭ mia scio pri la unua kursmaterialo publikigita en la tetuna. Kompreneble tiu lingvokono ankaŭ helpis por supraĵe kontroli tradukojn de artikoloj, kiujn mi verkis, aŭ de artikoloj, kiuj aperis pri mi en la gazetaro, aŭ por skribi kaj kompreni simplajn mesaĝojn en la tetuna en la Facebook-paĝo por Orienta Timoro. La tagon post mia alveno mi vizitis la nacian radion, kie mi instruis ankaŭ pasintjare. Kvankam mi jam monatojn antaŭe provis fiksi la lecionhorojn por la radio, kaj malgraŭ tio, ke mi preferis instrui dum la laborsemajno, por povi iri al aliaj regionoj de la lando dum la semajnfino, nur ĉe mia vizito ni povis interkonsenti pri tio, ke mi instruos en sabato kaj dimanĉo… Bone, ke mi ne fiksis rendevuojn en aŭ vojaĝojn al tiuj aliaj regionoj! Entute mi instruis tie ses fojojn po du aŭ tri horojn. Partoprenis entute 24 homoj, kiuj ofte venis nur unu fojon. La kondiĉoj estis relative bonaj: granda tablo kaj bonaj seĝoj, blanka tabulo, printilo, interreto, sed ne estis projekciilo. Mi do uzis mian komputilon por montri prezentaĵojn aŭ filmojn, sed plej ofte uzis la blankan tabulon, sur kiu mi skribis, kaj kiam la lernantoj estis malmultaj kaj jam iom progresintaj, printaĵojn el lernolibroj por fari ekzercojn. Nova instruejo por mi estis la lingva trejnadejo kaj studentejo Lorico Training Centre. La direktoro, Ozorio Leque, laboras kiel politika konsilisto ĉe la Ŝtatsekretariejo pri Junularo kaj Sporto, kiu subvencias la trejnadejon. La kabinetĉefo de tiu ŝtatsekretariejo rekomendis al mi instrui tie. Dekoj da studentoj loĝas en tiu ĉi centro, interalie parto de miaj lernantoj. Mi gvidis unu enkondukan lecionon, parte en la angla, kun traduko de Ozorio al la tetuna lingvo, kaj parte en la indonezia al minimume 43 homoj (mi ne certas, ĉu ĉiuj skribis sian nomon sur la listo). Pro tio, ke ili estis multaj, ni decidis havi du grupojn. Sed ĉe la 4-a leciono por grupo B evidentiĝis, kiel ni jam komencis suspekti antaŭe, ke tiu sistemo tute ne funkcias: venis ade malpli da homoj, sed tiuj venis ja ĉiuIPR 14/420

— página 21 del PDF —

foje… do de tiam mi ne plu ripetis la lecionon. Post la enkonduko mi gvidis ok lecionojn de po du horoj. Kvankam la salono havis blankan tabulon, projekciilon kaj grandan ekranon, la kondiĉoj en la klaso malfaciligis la instruadon: ĝi ne havis vitron en la fenestroj, kaj la du grandaj pordoj restis konstante malfermitaj. De ambaŭ flankoj daŭre venis bruoj de ludantaj infanoj kaj junuloj. Ne estis tabloj aŭ tabletoj por la lernantoj, kaj ili sidis sur plastaj seĝoj. Ofte ili uzis plian seĝon kiel tablon. En mia ege plena kaj streĉa lasta tuta tago mi ja planis ankoraŭ gvidi lastan lecionon, sed la Ministerio pri Edukado decidis alie: mia kontaktpersono diris, ke fine mi povos iri por renkonti la ministron, sed tio tamen ne veris. Mi jam sciigis per Facebook-mesaĝo kaj telefonvoko al diversaj homoj ke mi alvenos malfrue, sed fine mi alvenis malfruege: nur duona horo restis. Sed tiu tempo estis uzata por klarigi al la du ne-estraranaj ĉeestantoj pri la fondo de la klubo, donaci ankaŭ al ili Poŝamiko [vd la foton sube], kaj respondi kelkajn demandojn de ili. Ili bedaŭris, ke mi devas jam foriri, ĉar ili dubas, ĉu ili povos lerni sen instruisto.

Ĉe la Forumo de la Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO) de Orienta Timoro (FONGTIL) mi povis post enkonduka vizito kaj vana vizito (la planita leciono tute ne povis okazi pro foresto de la respondeculo kaj ignorado

IPR 14/421

— página 22 del PDF —

kaj/aŭ nescio de la aliaj) en septembro tamen komenci mallongan kurson de du lecionoj de po du horoj. Al la dua leciono venis jam malpli da homoj, sed pluraj novuloj envenis kvin minutojn antaŭ la antaŭvidita fino. Mi daŭrigis duonan horon, sed poste vere devis ĉesi. Komune al ĉiuj lecionoj estis, ke mi preskaŭ neniam povis komenci ĝustatempe, kaj ke kelkaj alvenis longe post la komenco de la leciono. Ĉe RTTL kaj LTC venis multe malpli da homoj al la lasta ol al la unua leciono. Kompreneble, oni sciu, ke homoj venas al la unua aŭ al iu el la unuaj lecionoj, simple por vidi pri kio temas. Nur tiuj, kiuj vere interesiĝas kaj havas tempon, venadas ĝis la fino. Ĉe la radio-prezentistoj ekzistis la problemo, ke pluraj el ili devis semajnfine iri al aliaj distriktoj aŭ eĉ al Indonezio (Okcidenta Timoro) por fari radio-raportaĵojn. Aliaj, kiuj laboris ĉe Alola, komune iris por tuta semajno al Atauro. Aliaj havis funebran ceremonion. Tiajn kialojn mi eksciis kutime poste, nur escepte antaŭe. La novuloj estis bonvenaj, sed malfaciligis bonan progresadon por la tuta grupo. Iun bazon ili ja bezonis kaj do mi devis doni ĝin, ĉar frustritaj pro nekompreno ili certe ne revenus. Ofte ja la ripeto utilis ankaŭ por la aliaj, sed kiam en la kvara leciono alvenas unu novulo (tio okazis kaj ĉe la radio, kaj ĉe LTC), tio malfacilas. Alia problemo estis, ke sufiĉe ofte la elektro forfalis, precipe ĉe LTC kaj Fongtil; ĉe la radio laŭ mia memoro nur unu fojon. Iel ajn, mi devis adapti min ĉie laŭ la kondiĉoj, precipe laŭ la fakto, ĉu jes aŭ ne estas projekciilo kaj/aŭ tabloj. La 6an de Septembro mi organizis komunan lecionon por la tri grupoj en la granda salono de Fongtil. Mi havis ses lernantojn, kiuj ne ĉiuj konis unu la alian kaj ni precipe ekzercis interparoladon, laŭtlegadon, komprenadon de laŭtlegitaj tekstoj, kaj iom da gramatiko (verboj, participoj). Post la tagmeza manĝo alvenis kvar pliaj lernantinoj por la kunsido. Kvankam fruas, mi volis pro mia foriro krei iun strukturon. Por landa asocio kompreneble certe tro fruas. Sed ni starigis la E-klubon de la urbo: ‘La tri lagoj’, laŭ Tasi Tolu, historie grava loko en Dilio. Mi aldonis la kvin respondeculojn al la administrantaro de la Facebook-paĝo, por ke ili ankaŭ povu krei eventojn en Facebook. Ni ankoraŭ faris kelkajn grupfotojn kun la bela nova banderolo (kun flago de Esperanto kaj de Orienta Timoro), kaj mi donacis libro-pakaĵon al ĉiu el ambaŭ grupoj, kaj Poŝamiko al ĉiuj ĉeestantoj. Mi certas, ke ne ĉiuj miaj lernantoj daŭrigos lerni memstare, sed se kelkaj

IPR 14/422

— página 23 del PDF —

daŭrigos, mi jam devos esti kontenta. Iel ajn mi provas instigi ilin, respondante iliajn mesaĝojn en Facebook, ĉu privatajn, ĉu en la muro de la grupo. Ankaŭ vi instigu ilin, korektu iliajn mallongajn frazojn, provu ekkomuniki kun ili! Facebook-paĝo: https://www.facebook.com/groups/EsperantoOrientaTimoro Tagaj raportoj kaj fotoj: https://sites.google.com/site/esperantoenorientatimoro/instruvojaghoj/dua Heidi GOES, Belgio

Lernado kaj instruado de Esperanto en Azio Kiel fluparoli kaj fluparoligi la aliajn? Kiam mi memlernis E-on kiel dudekjarula studento, neniel mi povis imagi, ke iam ajn mi instruos ĝin. Mia denaska lingvo estas la kantona ĉina. Dum la pasintaj jaroj mi lernis eble pli ol dudek lingvojn, kaj eĉ ĉi-tempe mi lernas novan lingvon ĉiujare, foje pro neceso, sed pli ofte pro plezuro. Tamen inter tiuj lingvoj ne ĉiujn mi majstras. Kun kelkaj mi enamiĝis kaj daŭre progresis t.e. la franca, la japana kaj la bahasa-indonesia. Kelkajn mi rapide lernis kaj rapide forgesis t.e. la persan, la korean kaj la tibetan. Kelkajn mi eventuale majstris kaj eĉ instruis, t.e. la anglan, la sanskritan kaj E-on. Pro laboro en la universitato, kiu temas pri antikvaj manuskriptoj, ĉiutage mi laboras kun multaj lingvoj. Lingvoj ĉirkaŭas mian vivon kaj mi do havas multajn lingvajn spertojn, ĉu sukcesajn, ĉu nesukcesajn, kvankam la nesukcesaj spertoj estas pli multaj ol la sukcesaj. Do kredu, ke mi ne estas lingva geniulo! Tuj post kiam mi ricevis mian Cseh-metodan diplomon en 1998 en Francio, mi ekinstruis E-on, komence en Honkongo/Ĉinio kaj poste ankaŭ en aliaj aziaj landoj, ekz. Nepalo kaj Japanio. Inter miaj lernantoj la plimulto estis azianoj. Ĉar fluparolantoj inter aziaj samideanoj estas malmultaj, ofte oni demandis min, kiel mi ekfluparolis ĝin. Tiam mi prirakontis miajn proprajn spertojn. Mi memlernis E-on el lernolibro dum tri monatoj. Komence mi ne povis paroli, eĉ ne unu frazon. Poste en Montrealo mi konatiĝis kun pluraj tre afablaj fluparolantoj, kiuj neniam krokodilis aŭ aligatoris kun mi. Inter ili estis Zdravka METZ, kiu tre severe paroligis min dum monatoj kaj dank

IPR 14/423

— página 24 del PDF —

‘al ŝi mia prononcado fariĝis klara kaj slaveca! Tamen dum eble du jaroj mi ankoraŭ ne povis fluparoli. Mi havis tiom grandan deziron fluparoli la lingvon, ke iunokte mi eĉ sonĝis en E-o! Malgraŭ mia balbuteco mi ekaktivis en diversaj E-aktivadoj – mi fondis klubon en mia universitato, fariĝis membro kaj komitatano en pluraj E-asocioj, partoprenis en kongresoj kaj kunloĝadoj, vojaĝis tra Eŭropo per Pasporta Servo, kaj multe korespondis kun samideanoj tra la mondo. Alivorte mi havigis al mi ĉiujn oportunojn imageblajn utiligi la lingvon. Iam dum mia triajara esperantisteco mi ekparolis ĝin flue. La transformo estis okulfrapa kaj magia. Parolinte kun multaj aliaj fluparolantaj samideanoj, ŝajnis al mi, ke oni atingis sian fluparolantecon diversmaniere. Eble la vico ne gravas. Tamen estas kelkaj esencaj elementoj en la formulado, t.e. pasio, bona modelo kaj pacienco. Sed kio pri lernolibro, instrumetodo kaj ekzercado? Nu, mi ne diru, ke ili estas malutilaj. Sed verdire E-o estas tiel simpla, ke se vi jam lernis la lingvon dum jaroj kaj vi ankoraŭ ekzercas pri fraz-konstruado sen kapablo je spontana parolado, via lerno-metodo verŝajne ne estis la bona. Vidu, la problemo de lingvo-lernado por azianoj troviĝas ne nur en Elernado, sed ankaŭ en la lernado de aliaj lingvoj. Do, ni nepre ne ripetu la eraron, ĉar interalie eterna komencanteco de E-o estas malbona propagandilo por ĝi. Ĉiukaze, ni ne analizu la erarajn metodojn; anstataŭe ni ekzamenu la esencajn faktorojn de sukcesa lingvo-lernado. Pasio – La komenca energio Jen tre bela kaj taŭga metaforo, kiun mi aŭdis de S-ro HUĜIMOTO Tacuo el Kyoto, Japanio. Ĉiam necesas granda energio en la komenco de lingvolernado, samkiel aviadilo antaŭ ekflugo. Se mankas energio, la maŝino nur glitas surtere senrezulte dum longa tempo, aŭ fine en la maron. Tamen se sukcesas, post la ekflugo ĉio fariĝas facila kaj eĉ la flugado mem fariĝas aŭtomata. Kio estas tia energio? Eble amo aŭ pasio. Se vi havas nur pasivan diletantan intereson pri io, aŭ se vi havas tro da am-objektoj, tre verŝajne mankos al vi tia bezonata energio. Cetere tia pasio gvidu vin al sukceso, almenaŭ se temas pri lingvo-lernado. Senpasieco estas malamiko de lingvolernado. Studento de lingvoj nepre estu vigla, eĉ senhonte, ĉar oni ne timu fari erarojn. Vidu kiel la infanoj lernas lingvojn aŭ kiel vi mem lernis vian denaskan lingvon. Kiel instruisto, mi kuraĝigas la studentojn multe kaj vigle paroli pri temoj, kiuj vere interesas ili. Eble la studentoj devas demandi sin, kial ŝli volis lerni la lingvon? Kio estis la motivo? Eble ne ĉiuj

IPR 14/424

— página 25 del PDF —

konas la celon de E-lernado en la komenco de lernado. Por mi la buntecon de la E-mondo kaj ties ĝojon mi malkovris nur, post kiam mi fariĝis fluparolanto. Tamen la motivo kaj la celo por mi estis tre klara. Mi volis fluparoli ĝin kiel la birdoj flugas, pro tutsimpla plezuro de libera esprimado farante belajn sonojn. Mi ja havis grandan pasion pri la lingvo ekde la komenco pro tia simpla amo. Eble ankaŭ la instruisto povas iel transdoni tian pasion al la studentoj sed finfine, pasio estas mistera, tamen tre necesa elemento de sukcesa E-lernado. Bona modelo – Trovu ĝin! Eĉ geniuloj iam iel lernis de la alia. Tamen ne nepre temas pri instruisto. Kompreneble instruisto povas fariĝi bonega modelo; ideale la instruisto estu via bona modelo. Tamen en Azio la koncepto de lernado foje fariĝas tro formala kaj metodisma, ke oni forgesas pri la fundamento de lingva instruado kaj lernado. La instruisto devas esti kompetenta. Majstrinte la lingvon, ŝli ne konu nur la teorion aŭ la instru-metodon, sed posedu ankaŭ kapablon progresigi la lernadon de la studentoj. Dum jaroj mi lernis la anglan lingvon de instruisto, kiu mem ne parolis la lingvon. Strange kaj ridinde, ĉu ne? Tamen eĉ hodiaŭ en Azio milionoj da studentoj lernis lingvon sen kompetentaj instruistoj. Kia koŝmara entrepreno! Samafero pri E-o. Estas multaj entuziasmaj E-instruistoj en Azio, kiuj ankoraŭ ne atingis la nivelon de fluparoleco. Mi admiras la klopodon, sed mi ne malseveras pri tiu ĉi punkto substrekenda, ĉar malperfekteco nur naskas la saman. Entuziasmaj progresantoj ne instruu, sed trovu kaj subtenu pli taŭgan instruiston por plenumi tiun taskon. Vortoj el la buŝo de bona E-oratoro estas kiel perloj por la oreloj – mia japana amiko S-ino TAHIRA Masako ĉiam diris al mi. De bonaj oratoroj oni ne nur lernas bonan prononcadon kaj elparolon, sed ili fariĝas por vi dumviva modelo kaj ankaŭ daŭra inspiro, kiu estas tre necesa post la komenca pasia fazo. Pacienco – la ŝlosilo al fina venko Se vi havus grandan pasion fluparoli E-on kaj se vi jam troviĝas inter helpemaj fluparolantoj, certe ankaŭ vi fariĝos unu el ili. Sed kiam? Vidu, en Eŭropo centoj aŭ eĉ miloj da junuloj fariĝas fluparolantoj ĉiusomere dum kunloĝado, kundancado kaj kunbabilado. Oni lernas lingvon en la plej natura maniero, ne per libroj, sed per homaj interŝanĝoj. Necesas, ke troviĝu sufiĉe multaj fluparolaj junuloj en tiaj aranĝoj, ĉar kiel fajreroj la

IPR 14/425

— página 26 del PDF —

lingva fajro disvastiĝas dank’ al ili. En Azio ofte mankas ne nur al la studentoj la pasio kaj la bona modelo, sed ankaŭ tia fajra lingva medio. Senfajre kiel oni kuiru? Tamen feliĉe ĝenerale ne mankas al azianoj pacienco. Pacienco gravas en lingvo-lernado, ĉar oni neniam scias, kiam okazos la magia transformo. Estas kvazaŭ akvo bolanta, ekzistas pluraj faktoroj: Ĉu la ujo taŭgas? Ĉu la alteco helpas? Ĉu la fajro sufiĉe fortas? Simile fluparolanteco estas la rezulto de la plenumiĝo de pluraj faktoroj, ekz. prononcado, vortuzado, frazkonstruado ktp. Iom post iom tiuj faktoroj maturiĝas. Haviginte al si pasion, bonan modelon kaj aliajn helpajn kondiĉojn, kun pacienco oni daŭre remu ĝis la celo – fluparoleco. Konklude En azia klasĉambro oni ĉion lernas kaj multon forgesas. Iel la scio restas senviva kaj senutila kvazaŭ neludata muzikilo kaj neŝmirata farbo… kia ploriga afero! Lingvo estas vivanta afero. Eble ne ĉies vortoj regalas la orelojn de la aliaj; tamen viaj vortoj ne suferigu la aliajn! Azianoj, kiuj volas majstri E-on, devas rekonsideri sian lerno-metodon. Fluparoleco devas fariĝi klara celo en la komenco. Atingu la celon iel ajn, sed ne maltrafu ĝin survoje. La studento demandu sin ĉiam: „Ĉu mi progresas, ĉu mi proksimiĝas al la celo?” Oni ne obsediĝu pri iu ajn metodo. Instruistoj ne priokupiĝu enŝovi scion en la kapojn de la studentoj. Laŭ mia sperto pli bone estas, ke la instruistoj ebligu al la studentoj esprimi sin per sia peno???. Se mankas tiu necesa ŝtupo, la studento neniam posedos la kapablon elparoli spontane. Mi devas konfesi, ke mi estas malbona lingvoinstruisto, ĉar mi estas lingvisto kaj ĉar temas pri mia profesio, mi profesoras. Mi ĉiam tro analizas kaj analizigas al miaj studentoj; en mia fako tia metodo fruktodonas, sed ne en lingvo-lernado. Efektive lingvoinstruado estas ankaŭ tre speciala talento kaj estas malfacile trovi la perfektan E-instruiston. Dume tiuj, kiuj deziras fluparoli, fariĝu unue perfektaj studentoj. En mia kazo mi progresis sen klasĉambra instruisto. Mi traktis ĉiun fluparolanton kiel mian instruiston. Kun grandaj ĝojo kaj dankemo mi lernas, kiam ajn oni korektas min. Mi ne hontas pri miaj eraroj, ĉar vidinte ilin, mi iom post iom pliboniĝas. Ni ne plu laŭdu pri la ideala bona azia studento, silenta kaj obeema. Ve, ili estas teruraj lingvolernantoj. Malbonaj lernantoj estas tiuj pacemuloj, kiuj hezitas demandi kaj peti helpon, kaj diligente laboras senprogrese en silento. Tial mi ĉiam emfazas, ke lingvo-lernado estas senhonta afero. Petu helpon de

IPR 14/426

— página 27 del PDF —

fluparolantoj. Multaj pretas helpi, ĉar tiuj, kiuj ĝuas la ĝojon de fluparoleco, certe ŝatus transdoni la saman al la aliaj. Se oni ne tolerus balbutecon en sia denaska lingvo, kiel kaj kial oni toleru eternan balbutecon de E-o? Fluparoleco estu la normo kaj ne ia admirinda neatingebla revo. Kun pasio, sincero kaj pacienco, krei oportunon paroli, kunlabori, proksimiĝi, amikiĝi kun tiuj, kiuj jam atingis la celon, estas ofte garantio al sukceso. Cetere tio veras ne nur por lingvo-lernado! „Tigro” (Bill M. Mak) bill.m.mak@gmail.com, www.billmak.com

El la landoj kaj sekcioj Ĉinio Kursoj de la Internacia Somera Lernejo de Esperanto en Xi’an La dua sesio de Internacia Somera Kurso okazis de la 13-a de julio ĝis 15-a de aŭgusto en la Monaĥejo Tiefosi, 80 kilometrojn de Xi’an (Siano). La projekto lanĉita en 2013 estas kunorganizata de ILEI-CN kaj Xi’an-a EAsocio. Ĉi-jare aliĝis kaj partoprenis 14 lernantoj el Nepalo, Koreio kaj de Taivano, Xi’an kaj aliaj ĉinaj urboj. La kurson gvidis Majstro Miaohui (budhano). En la komencaj tri tagoj estis ekspresa kurso por komencantoj per nacia lingvo. De la 17-a de julio ĝis la 13-a de aŭgusto la Majstro gvidis BEKkurson laŭ la metodo de s-ro Dennis KEEFE. La 14-an de aŭgusto okazis ekzameno, kies teksto estas ellaborita de s-rino GONG Xiaofeng („Arko”) en la urbo Nanchang. Ĝojinde, ke ĉiu kursano sukcese trapasis la skriban kaj parolan ekzamenon. Arko, respondeculo de Internacia Somera Lernejo kaj prezidanto de ILEI-CN, disdonis atestilojn al la kursanoj kune kun Majstro Miaohui ĉe la malfermo de AMO 3 – seminario por aktivula maturigo en Siano. 14 kursanoj senpage partoprenis la seminarion, kiu donis bonegan ŝancon al ili por praktiki nian lingvon. Dum la 7-taga seminario ili aŭskultis pli ol 30 prelegojn kaj progresis rimarkinde rapide. Komence ili nur povis kompreni iomete kaj balbute parolis kun aliaj, sed

IPR 14/427

— página 28 del PDF —

iom post iom ili komprenis plejparton de la prelego kaj aktive partoprenis la diskutadon. Ilia partopreno portis freŝan forton al nia seminario. Trejni junulojn kaj instruistojn daŭre estas la ĉefa tasko de ILEI-CN. Venontjara kurso estas preparata kaj alilandaj instruistoj estas bonvenaj. GONG Xiaofeng („Arko”)

Germanio Helpu por nova, publika Esperanto-Biblioteko en Herzberg Laŭ la decido de la urba konsilantaro eblos instali Esperanto-sekcion en la urba biblioteko, kiu estos vizitebla dum la regulaj malfermhoroj, kaj ni esperas ricevi ankaŭ arkivejon. Por tuj realigi la projekton, por loki tie ekz. la pedagogian-metodikan fakkolektaĵon de Interkultura Centro Herzberg, arkivon de ILEI ktp. ni bezonas tujan financan subtenon. Bv. legi detalojn ĉe http://esperanto-urbo.de Novaĵoj, aŭ kontaktu min: zsofia.korody@esperanto.de Zsófia KÓRÓDY SALO 9 – denove plena sukceso Post la lastjara Somera Arbara Lernejo (SALO), kiu estis el pluraj vidpunktoj escepta pro la samtempe okazanta 46-a ILEI-konferenco en Herzberg/Sieber ankaŭ en 2014 laŭ la jam kutima strukturo kaj enhavo okazis la kunferiumado de ĝemelurbaj gelernantoj el la germana Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo kaj el Góra, Pollando. La pedagogia celo estas la sama ekde la komenco: ni proksimigu, amikigu grupeton de dekjaruloj el la ĝemelurboj per uzado de Esperanto, per lernado de neŭtrala komunikilo, kiun eĉ la komencantoj rapide alproprigas

IPR 14/428

— página 29 del PDF —

jam dum la unuaj kelkaj tagoj, por ke ili povu uzi ĝin dum la tuta semajno. Dum komuna lernado, tuttaga kunestado, ludado, sportado, libertempaj aktivecoj la lingvouzado aŭtomatiĝas, la kursanoj devas kompreni kaj sekvi la klarigojn de malsamlingva instruisto, ludgvidanto, respondi al demandoj, lerni esprimi siajn bezonojn, sentojn kaj pensojn. La sukceson de tiutipa kunferiumado pruvas, ke pluraj lernantoj regule partoprenas ĝin, volonte renkontiĝas de jaro al jaro kun la partnerlandaj geamikoj kaj eluzas la eblon por komunaj travivaĵoj. Dank’ al subvencioj fare de la du urboj, dank’al la German-Pola Junulara Fondaĵo (Deutsch-Polnisches Jugendwerk) kaj la regiona junulara organizo Kreisjugendring, eblas finance subteni tiujn renkontojn, kiuj tamen certe ne realiĝus sen la organiza laboro kaj volontula instruado de bonvolemaj instruistoj, klubanoj kaj helpantoj de Interkultura Centro Herzberg kaj Esperanto-Klubo Góra. Estas ĝojige, ke la urboj konsideras la partoprenantojn ’junaj delegitoj’, kiujn ĉiujare en la koncerna organizanta urbo oficiale akceptas la urbestro de Herzberg resp. la urbestrino de Góra. En ĉi tiu jaro ni havis la ŝancon eĉ por publika prezentado fare de la ĝemelurba junularo en somera urba festo, kie la lernantoj faris bonegan varbagadon ĉe Esperanto-informtablo kaj poste ni komune kantis la Eŭropan Himnon en la germana, en la pola, en la hungara kaj en Esperanto. Zsófia KÓRÓDY

Italio Esperanto kaj novaj teknologioj Raporteto post seminario dum la 81a Itala Kongreso de Esperanto Pri ĉi tiu ĝenerala temo de la kongreso prof-ino Ilona KOUTNY [vd la foton] el la Universitato de Poznań (Pollando) gvidis seminarion A en Fai della Paganella, Trenta regiono, inter la 23a kaj la 30a de Aŭgusto 2014. Ŝi skizis terenojn de komputa lingvistiko, pritraktante antaŭ ĉio problemojn kaj eblojn de homa kaj komputila komunikado. La nunaj komputilaj sistemoj jam kapablas regi sufiĉe bone la fonetikan, morfologian kaj sintaksan flankojn de la lingva komunikado, sed la semantika flanko havas ankoraŭ nesolvitajn proble-

IPR 14/429

— página 30 del PDF —

mojn. Al maŝina tradukado povas favore kontribui iu interlingvo, kaj E-o, pro sia specifeco, tiucele taŭgas, malgraŭ kelkaj malfacilaĵoj, ĝi havas pli da ŝancoj por la algoritmigo. Esperanto estas kostefika interlingvo, kiu tre utilus al maŝina tradukado inter pluraj lingvoj samtempe kiel pontolingvo ĉe internaciaj institucioj, ekz. Unuiĝintaj Nacioj kaj Eŭropa Unio. Ekde la 70aj jaroj de la pasinta jarcento estis faritaj projektoj, inter kiuj ESPAROL (E-o en parolsintezo) kaj DLT (E-o kiel interlingvo), kiuj atestas la gravecon de Esperanto. La lastan parton de la seminario prof-ino Koutny rezervis por pli praktike informi pri la nuna situacio rilate al la retaj helpiloj por Esperanto, precipe pri vortaroj, nepraj al la tradukistoj. La lastan tagon ĉeestis ankaŭ prof. Zbigniew GALOR, sociologo, kiu parolis pri interreta komunikado, klarigante, ke ofte ĝi ne estas vera komunikado. Ŝajnas, ke E-o troviĝas en bona pozicio en la interreto. En la 16-hora seminario partoprenis ĉiutage inter 10-25 diverslandaj gesamideanoj, kiuj pozitive interrilatis en agrabla etoso. Mirella DE MARTINI, Italio

Japanio La 4a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA) De la 7a ĝis la 10a de oktobro, en OOMOTO-Centro en Kameoka, Japanio, okazis la 4a ISOA organizita de la japana sekcio kunlabore kun la sekcioj en Ĉinio kaj Koreio. Ĝin partoprenis entute 38 personoj; 16 el Ĉinio, 9 el Koreio, 1 el Vjetnamio kaj 12 el Japanio. La seminaria temo estis Kapabligo de instruistoj/ gvidantoj por bona gvidado. Jam dum la lastaj tri ISOA-j ni havis komunan komprenon pri diversaj malfacilaĵoj, kiujn multaj aziaj lernantoj ofte renkontas dum la lernado de E-o. Surbaze de tiaj antaŭe difinitaj problemoj, en ĉi-foja seminario ni montris kelkajn ekzemplojn kaj modelojn de lecionoj, de kiuj oni havis certajn reagojn. Prezentoj de la Panorama metodo fare de s-ro KINUGASA Hirosi kun plia klarigo de praktiko de la metodo fare de YAMAKAWA Setuko, Rakonto metodo pere de s-ro KIM Seon Wook („Suno”) kaj la kurso utiliganta la Fundamentan Krestomation fare de s-ro PARK Yongsung („Nema”) altiris grandan intereson de la seminarianoj. Prof. GONG Xiaofeng („Arko”) parolis pri la temo Kiel efike altigi la kapablon

IPR 14/430

— página 31 del PDF —

de E-instruantoj? kaj donis al ni konkretajn vidpunktojn por pridiskuti necesajn trajtojn por bone gvidi lernantojn. Intertempe S-ro WEI Yubin („Jado”) raportis tre pozitivan rezulton de E-instruado en sia bazlernejo, kie daŭras provo por konfirmi la lernofaciligan efikon de E-o. S-ro LI Weilun ankaŭ montris kun bildoj E-lecionojn en pekina bazlernejo. Ĉiuj ĉi paroloj kaj prezentoj estis interesaj kaj stimulaj kaj la postaj diskutoj estis tre aktivaj. Prof. KIMURA Goro Christoph faris specialan prelegon pri Kiel Eon en Orienta Azio Instrui? Laŭ li, E-o ne estas etna/fremda/nur eŭropa lingvo kaj li emfazis, ke instruantoj ne korektu primitivajn esprimojn de komencantoj nur pro tio, ke ili estas „nekutimaj”, sed kuraĝigu ilin mem trovi kreivan esprimon. Prof. Kimura aldonis, ke konscio pri lingva kultivado/flegado estas parto de instruistaj/gvidantaj kapabloj. La prelego estis tre enhavoriĉa kaj aŭskultinda. La lastan tagon, en la 10a de oktobro, la seminarianoj ĝuis ekskurson en Kioto, turisma urbo kun longa historio. Kaj matene, la 11an, la plejparto de la seminarianoj kune vojaĝis al la urbo Obama kaj partoprenis en la 101a Japana E-Kongreso. ISIKAWA Tieko, estrino de la Japana ILEI-sekcio

Kroatio Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo (19-22 Septembro 2014)

Kroataj esperantistoj jam la duan fojon organizis tiun ĉi internacian renkontiĝon en Bjelovar. Ĉi-jare ĝi estis dediĉita al la partnera lando Hungario. La plimulto de la programoj okazis dimanĉe, kun partopreno de

IPR 14/431

— página 32 del PDF —

pli ol 100 esperantistoj. En la biblioteko Petar Preradović ni malfermis la ekspozicion „Nekonata Hungario”. Poste prelegis Radenko MILOŠEVIĆ pri la okjarcenta kunvivado de kroatoj kaj hungaroj. Ankaŭ la tradicia deklamkonkurso ne mankis, ĝin gvidis Marija JERKOVIĆ. Kiel la plej bona deklamantino estis proklamita Katarina SOKAČ, el la Gimnazio d-ro Ivan Kranjčev en Đurđevac, kaj ne malpli sukcesaj estis Dora JAMBROŠIĆ kaj Lucija OROZ el la Elementa lernejo Davorin Trstenjak Zagreb kaj Marija HALUSEK el la Elementa lernejo Viktor Šignjar el Virje. Ekster konkurenco deklamis du plenaĝulinoj: Mihaela CIK el Đurđevac („Fingroringo de mia morta patrino” de Željko SABOL) kaj Judit SZÜCS el Pápa, Hungario (Cantata profana de Béla BARTÓK). Krom tio okazis prezentado de pluraj nove eldonitaj libroj, malfermo de pentraĵ-ekspozicio de la hungara e-istino Orsolya OMBÓDI en la kafejo Zagorje, la kantado kaj dancado de la zagreba infangrupo „Gajuletoj” en Hotelo Central [vd la foton sur p. 31] kaj multo pli. Dankon ankaŭ al la loka ĉef-organizanto, Josip PLEADIN. József NÉMETH, Hungario

Slovakio Poezia SES-umado La jaro 2014 estis por Somera Esperanto-Studado (SES) unika minimume el du vidpunktoj: la unuan fojon okazis SES ankaŭ en Moskvo, kaj la unuan fojon inter la instruprogrameroj de la slovaka SES, kiu okazis jam la 8-an fojon, ĉi-jare denove en Nitra, estis envicigita kurso „E-literaturo kaj kulturo”. La kurson gvidis du famuloj: – la hispano Jorge CAMACHO, de kiu mi almenaŭ laŭtitole konis la novelon La Majstro kaj Martinelli (iam mi devos ĝin legi), kaj pri kiu mi eksciis, ke li kunredaktas la literaturan revuon Beletra Almanako. – Nicola RUGGIERO, italo nun loĝanta en Islando, komitatano de Esperantlingva Verkista Asocio EVA, kiu en Nitra baptis sian novan poemaron, kaj krome ĝojigis kaj ĝuigis min (kaj nin ĉiujn) per siaj priaŭtoraj bildprezentaĵoj. Unue ni eksciis pri periodigo de la Esperanta

IPR 14/432

— página 33 del PDF —

literaturo laŭ SUTTON, kio speciale estis interesa por mi, ĉar mi iam legis periodigon laŭ Eduard TVAROŽEK. Laŭ mia gusto estis ankaŭ mencio pri kelkaj noveloj kaj romanoj, inter ili de la ĉeĥo Karolo PÍČ, pri la Ĉuromanoj de Claude PIRON, pri Trevor STEELE, kies romanon Sed nur fragmento mi legis ĉi-jare. Poste jam sekvis poeziaĵoj, kiuj por mi ne estis tiom allogaj kaj konataj, sed sen partopreni en ĉi seminario mi neniam estus leginta ilin. Sed dank´ al youtube mi konis minimume Ebrio de William AULD – ankaŭ vi serĉu ĝin, ĉarme muzikigitan, vi same ĝuos ĝin kiel mi! Sekvis kelkaj poemoj de kelkaj klasikuloj, pri kiuj almenaŭ kelkaj el inter ni arde diskutis, kaj aparte ni traktis la italon Mauro NERVI. Inter la nuntempaj verkistoj ne povis manki nia preleganto Nikola kaj mi ĝoje ekkonis ankaŭ kelkajn nomojn, kiel Gerrit BERVELING, bofilon de mia bedaŭrinde jam forpasinta multjara leteramikino Rie, aŭ Balázs WACHA, kiun mi konas kiel kontribuanton de edukado.net. Kun vera ĝuo mi aŭdis Budapeŝta ekzameno de Sándor SZATHMÁRI, pri kiu ni, dividitaj en grupoj, ricevis taskon verki propran version. Nia grupo ne sukcesis plenumi tiun taskon, sed dum la internacia vespero ni ĝuis rezulton de la laboro de la alia grupo, kiu ege sukcese akomodis la verketon al la kondiĉoj de la kuranta SES kaj meritis aplaŭdon. Alia interesa tasko estis verki hajkojn (kiel vi verŝajne scias, hajko estas japandevena poemoformo el tri versoj de po 5, 7 kaj 5 silaboj), eĉ malhajkojn (en 7-5-7 silabaj versoj). Alifoje ni ricevis bildetojn kun peto verki prozaĵojn pri ili – kaj poste ni prezentis niajn verketojn – la rezulton vi povos legi en la sekva Beletra Almanako… La plej malfacila tasko estis verki kanton laŭ la destinitaj silaboj, sed kelkaj eĉ tion sukcese faris! Do, entute vere ĝuinda parto de SES! Se vi mem volas ion similan sperti, ne hezitu kaj ankaŭ vi venu venontjare! Magdaléna FEIFIČOVÁ (Fejfi), Slovakio

Pri la fotokonkurso Ŝajnas, ke ni ŝatas la kutimajn grupajn fotojn… Mi ricevis nur 9 fotojn por nia konkurso. La ĵurio ne devis labori longe. Unuanime la ĵurio aljuĝis la unuan premion al Marija BELOŠEVIĆ el Kroatio por ŝia foto Go-ludado. Jen komento de la ĵurio: Laŭ nia vidpunkto la foto ’Belošević UK 2014 Movada Foiro’ estas la plej bona el ili. El la foto videblas harmonio tra eŭropaneco kaj azieco, maljuno kaj juno, la IPR 14/433

— página 34 del PDF —

amikeca ludo kaj foira servo; plie vidiĝas Esperanto-vestaĵo. Cetere oni povas certi, ke en tia ludado en gaja etoso la uzado de la lingvo tute nature progresas. La dua premio iras al la foto Kvin Vortoj de Sonia DAUBERCIES el Svislando. Ĝi montras grupon en propagando pri aktivaĵoj. Mireille GROSJEAN

Kalendaro Kongreso, konferenco, kunveno, en rilato kun ILEI 13 – 16 Majo 2015 Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, Neuchâtel kaj La Chaux-de-Fonds, (Svislando) Diversaj prelegontoj (konfirmota): Ilona Koutny (Pollando), Katalin Kováts (Nederlando), Peter Balaž (Slovakio), Angela Tellier, Essex (Britio), Zsofia Korody (Germanio) kaj aliaj. Aliĝu ĉe mirejo.mireille@gmail.com 22 – 31 Majo 2015 Germana Esperanto-Kongreso kun fakseminario, trejnado en Hameln postkongreso kaj seminario en Herzberg am Harz Aliĝu ĉe esperanto-zentrum@web.de 26 – 29 Junio 2015 Landkongresoj de Kanado kaj de Usono en Detrojto, Miŝigano, Usono, kaj interne de tiu evento la jarkunsido de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (AAIE) okazos la 28-an de Junio. Por pli da detaloj bonvolu kontakti Ronald Glossop <rglossop@mindspring.com>. 17 – 25 Julio 2015 Tutsemajna Konferenco de ILEI, Oostende, Belgio Informoj en www.ilei.info

IPR 14/434

— página 35 del PDF —

Lingvokurso 17 – 25 Aprilo 2015 4-a PRINTEMPaS – en Baugé, Francio. Intensaj kursoj kun Zsófia Kóródy el Herzberg, Christophe Chazarein el Okcitanio kaj Jean-Luc Kristos el Aŭvernjo. Poste eblas KER-ekzameno. Inf.: Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, St. Martin d’Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org 30 Junio – 9 Julio 2015 Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) en Universitato William Peace en Raleigh, Nord-Karolino, Usono. Por pli da detaloj bonvolu kontakti Ellen Eddy <Eddyellen@aol.com> aŭ Chuck Mays <charles.o.mays@gmail.com>. 11 – 19 Julio 2015 Somera Esperanto-Studado La 8-a renkontiĝo de lernantoj de ‘lernu.net’ (sed ne nur de ili) en urbo Martin, Slovakio. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze ekskursoj, prelegoj, ludoj, vespere koncertoj, filmoj, amuzado. Inf.: Peter Baláž, petro@ikso.net Instruista trejnado 12 – 21 Decembro 2014 Herzberg am Harz, Germanio Intensa lingvolernado, metodika trejnado kaj fakseminario Aliĝu ĉe esperanto-zentrum@web.de 27 Aprilo – 3 Majo 2015 Herzberg am Harz, Germanio Intensa lingvolernado, metodika trejnado kaj fakseminario Aliĝu ĉe esperanto-zentrum@web.de 03 – 17 Julio 2015 Herzberg am Harz, Germanio Antaŭ la ILEI-konferenco: 2-semajna intensa lingvolernado, metodika trejnado sub la gvido de Zsófia Kóródy Aliĝu ĉe esperanto-zentrum@web.de

IPR 14/435

— página 36 del PDF —

LA 48-A KONFERENCO DE ILEI, OOSTENDE, 17-25 JULIO 2015

RENKONTOJ KUN LA HISTORIO, PENSOJ PRI LA PACO Okcidenta Flandrio konservas memorojn kaj memoraĵojn el ŝlosilaj bataloj de ambaŭ mondmilitoj. Flandrio kaj tuta Belgio estas trezorejo konservanta pintvalorajn verkojn de arkitekturo kaj pentroarto el la kultura historio de Eŭropo kaj spurojn de ĝia ekonomia kaj socia evoluo. Ĉio ĉi kaj multo alia malfermiĝos al konferencanoj por ĝuo dum la konferencaj ekskursoj. Kaj por pripenso dum konferencaj prelegoj kaj diskutoj traktantaj la konferencan temon: Grandan pacon post la grandaj militoj Unu jarcenton post komenco de la Granda Milito, per la programo sub la slogano Neniam plu milito, Flandrio volas kondamni la militan perforton kaj omaĝi la multnombrajn viktimojn kreante malferman socion de toleremo, paca prospero kaj aktiva internacia orientiĝo. ILEI per sia konferenco aliĝas al Atlantika muro, subĉiela muzeo je 15-minuta realigado de tiuj celoj trov- tramveturo ekster Oostende, unu el konferencaj Ĝi konservas parton de la sistemo ante en la flandra projekto ekskursceloj. de fortikaĵoj (inkluzive de artileriaj baterioj, komunajn temojn kiel inter- radaraj stacioj, obstakloj, subteraj koridoroj, kultura dialogo kaj inter- restadejoj, stokejoj) konstruita de nazia Germanacia kompreniĝo. En la nio laŭlonge de la atlantika marbordo de Eŭropo dum la Dua Mondmilito. Pli profunden en la historion gvidas la muzeo «Fiŝista vilaĝo» en la sama muzea komplekso sur verdaĵplena tereno agrabla por promeno. Aliaj ekskursoj gvidos tra okcidenta Flandrio kaj al la ĉefurbo Bruselo proponanta siajn vidindaĵojn el la historiaj kaj modernaj tempoj.

simpozia parto de la konferenco, kun partopreno de neesperantistaj kaj e-istaj fakuloj, estos traktata iom pli specifa temo, siamaniere emfazata ankaŭ en la strategio de UEA: Lingva justeco kaj paco: Kiaj defioj por la nuna mondo?

IPR 14/436

— página 37 del PDF —

015: oate»

La konferenco akiris moralan kaj materian subtenon de la urbo Ostendo, kiu sian prosperon apogas grandparte per turismo rekonante E-on kiel favoran faktoron por la turisma ekonomio kaj malfermiteco de la urbo al la tuta mondo. La forta loka E-grupo akiris kaj plu flegas tiun rekonon per bone organizata kaj trafe celita malferma agado. Tio garantias ankaŭ bonan organizon de Bruselo: Rigardo el Atomiumo al la konferenco. Mini-Eŭropo, replikaro el eŭropaj ĉefurboj Programkonturoj La konferenco praktike komenciĝos vendredon posttagmeze, 17.07.2015, per akcepto de konferencanoj kaj interkona frandvespero en la konferencejo (De Ploate). La solena inaŭguro okazos sabaton antaŭtagmeze en la Urbodomo kaj finiĝos per koktelo regale de la urbo al la konferencanoj. Ekde dimanĉo la programo disvolviĝos laŭ la tri tradiciaj programfadenoj: faka/eduka, kultura/distra kaj organiza, inkluzive de lingva festivalo, simpozio, ekskursoj kaj bankedo. Konferencanoj povos ĉiutage, post la vespera distra programo, aliĝi al aliaj turistoj kaj lokuloj sur la ostenda strando por ĝui la festan etoson, Lingva festivalo, detalo el Matanzas, 2010: kiu daŭros la tutan konferencan Prezento de indiĝenaj lingvoj de Latinameriko semajnon. La konferenca programo finiĝos vendredon, 24.07.2015, per adiaŭa vespero. La vera adiaŭo okazos sabaton, 25.07.2015, post la matenmanĝo, por daŭrigi al UK en Lillo per duhora trajnveturo. Pro abundo de presinda materialo kaj limigita spaco en IPR, ne eblas ĉi tie prezenti ĉiujn detalojn de la konferenco, sed la necesaj informoj, inkluzive de reta aliĝilo kaj mendiloj por la bankedo, ekskursoj kaj aliaj servoj, estos distribuataj tra retlistoj, la konferenca retpaĝo (www.ilei.info//agado/Ostendo2015.php), sociaj retoj kaj aliaj komunikkanaloj. Bonvenon en Oostende! R. Petroviĉ, estrarano pri konferencoj, <radojica.petrovic.rs@gmail.rs> IPR 14/437

— página 38 del PDF —

A l i ĝ i l o por la 48-a konferenco de ILEI, Oostende, 17-25/07/2015  Nomoj: Persona ___________________ Familia ___________________ Naskiĝjaro _______ Profesio __________________ Ino Viro  Datoj (jjjj-mm-tt) de: alveno ______________ foriro_________________  Lando _______________ Kodo, urbo _____________________________ Loĝadreso __________________________________________________ Retadreso _________________________ Telefono ________________  Mi kotizas ______ EUR kiel (elektu unu el la kotizkategorioj kaj vidu la kotiztabelon sur la sekva paĝo): membro de ILEI, ne membro, junulo, handikapulo.  Mi pagas ______ EUR por loĝado kun mantenmanĝo (vidu klarigojn sur la sekva paĝo) kaj kun / sen vespermanĝo en ĉambro: unupersona  Mi manĝas:

dulita vegetare

vegane

kvarlita koŝere

seslita halale

ordinare

 Mi deziras loĝi kun __________________________________________  Mi pagas ______ EUR por helpo de LKK trovi loĝejon en alia hotelo.  Mi kontribuas ______ EUR por ILEI-agado tra jena(j) kaso(j) / fonduso(j) / agado(j): _________________________________________________  Mi gvidas grupon de _____ (enskribu la nombron) komencantoj el mia lando, kiuj aliĝis al la konferenco laŭ la aldonita listo.  Mi komprenas, ke la aliĝo validas nur post kompleta pago en unu el la jenaj manieroj (indiku vian pagmanieron): Al ILEI-konto ĉe ING-banko, IBAN: NL55INGB 0004676855, BIC: INGBNL2A. Aldonu 5 € se vi pagas de ekster Eŭropa Unio. Al ILEI-konto ĉe UEA ilek-a, indikante «ILEI-konferenco 2015» Ene de Belgio, bonvolu komunikiĝi kun LKK tra s-ro Marc Cuffez <flandrio@hotmail.be >.  Mi konsentas / ne konsentas (elektu unu) ke mia adreso aperu en la listo de partoprenantoj!  Mi komprenas kaj akceptas la partoprenkondiĉojn kaj regulojn el la Konferenca Regularo, p. 6-9 (ilei.info/dok/regularo_konferencoj.rtf)  Mi bezonas / ne bezonas invitilon (Pasporto n-ro __________________ de la ŝtato ______________________ valida ĝis __________________). Loko, dato __________________

IPR 14/438

Subskribo ___________________

— página 39 del PDF —

Kotizoj A. Ĉiuj landoj escepte de tiuj ĉi-sekve sub B. B. Ekssocialismaj landoj de orienta Eŭropo; landoj de Latinameriko, Afriko, kaj Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko). Aliĝperiodo: Aliĝkategorio: Membro de ILEI (1) Ne-membro Junulo (2), handik. (3)

ĝis 28.02.2015

ĝis 31.05.2015

post 31.05.2015

A 50 € 65 € 25 €

A 60 € 75 € 30 €

A 70 € 90 € 35 €

B 30 € 40 € 15 €

B 35€ 45 € 20 €

B 45 € 55 € 25 €

(1) Membro estas tiu, kiu jam pagis kotizon al ILEI por la jaro 2015; (2) Junulo: kiu naskiĝis post la 31-a de Decembro 1985. (3) Handikapulo. Bonvolu sendi al ILEI atestilon. Loĝprezoj validaj ĝis 28.02.2015 La junulargastejo De Ploate, kiu gastigas la konferencon, ofertas loĝeblon kun matenmanĝo. Konferencanoj, kiuj deziras loĝi pli lukse en proksimaj hoteloj ĉirkaŭ la konferencejo, povas peti informojn kaj asiston de LKK kontraŭ 5 EUR pagendaj kun la kotizo. Ĉambroj en la junulargastejo estas 2-, 4- kaj 6-litaj, kun la eblo uzi kelkajn dulitajn ĉambrojn unupersone. Eblas aldone aboni vespermanĝon en la sama konstruaĵo kontraŭ 10EUR-a plialtigo de la loĝprezo. Dum la lunĉpaŭzo eblos aĉeti diverspreze manĝon en la sama junulargastejo aŭ en proksimaj restoracioj. En la ĉi-suba tabelo estas prezentitaj la sumaj prezoj por unu persono en diversaj ĉambro-kategorioj por la tuta konferenca semajno, komence kun tranokto la 17/18an de Julio kaj fine kun la matenmanĝo la 25an de Julio. Ĉambrokategorio Unupersona Dulita Kvarlita Seslita

Loĝado kun matenmanĝo 320 € 224 € 192 € 160 €

Plus vespermanĝo 390 € 294 € 262 € 230 €

La vespermanĝo la 17-an de Julio ne estas inkludita, ĉar tiun vesperon okazos la interkona frandvespero kun abundo da naci-specifaj manĝoj, kiujn konferencanoj mem alportos ĉiu el sia mondoparto, laŭ la

IPR 14/439

— página 40 del PDF —

konferenca tradicio de ILEI. Konferencanoj, kiuj mendos bankedon (ĵaŭdon vespere, 23.07.2015) povos laŭdezire ricevi repagon de 10€ anstataŭ la tiutaga vespermanĝo. Mendilo por la bankedo kaj konferencaj ekskursoj estos publikigita aparte en la retejo de ILEI kaj alimaniere. Por loĝmendoj post la 28-a de Februaro 2015 la prezoj estos pli altaj depende de pluaranĝo kun la junulargastejo kaj de la nombro de aliĝintoj. Programkontribuoj Viajn kontribuproponojn por la konferenca programo (prelego, kurso, diskutrondo, muzika/danca programero, prezento de nacia lingvo, frandaĵoj por la interkona frandvespero k.s. bonvolu priskribi en aparta paĝo aldone al la aliĝilo, aŭ en la tiutema rubriko de la elektronika aliĝilo. El la Konferenca Regularo 6. Konferencanoj devas fari nenion, kio kontraŭas la Konferencan Regularon aŭ malutilas al la ILEI-Konferenco kaj devas submetiĝi al la leĝoj de la lando, kie okazas ILEI-Konferenco. […] 7. Ĉiu vendado de varoj en ILEI-Konferenco bezonas antaŭan aprobon de la Estraro, kiu starigas la kondiĉojn. Skriba peto pri tia agado estu liverita al la Estrarano pri Konferencoj nepre antaŭ la 30-a de Junio de la konferenca jaro. 8. La Estrarano pri Konferencoj rajtas haltigi ĉiun agadon koncerne ILEIKonferencon, kiu ne konformas al ĉi tiu Regularo. […] 9. Principe la ĉefa administrado kaj librotenado de ILEI-Konferenco estas prizorgata de la Kasisto de ILEI. […] Vian aliĝilon bonvolu sendi paperpoŝte aŭ rete (skanaĵon aŭ elektronikan kopion) al la kasisto de ILEI: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>, kun porinforma kopio al la estrarano pri konferencoj <radojica.petrovic.rs@gmail.com> Elektronikan aliĝilon vi trovos en nia retejo: http://www.ilei.info//agado/Ostendo2015.php Estrarano pri konferencoj, Radojica PETROVIĈ

IPR 14/440

— página 41 del PDF —

Informoj pri ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prezidanto), Mónika Molnár (vicprez.), Mireille Grosjean, Leysester Miro, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Estrare: Penny Vos. Regulara: Marija Beloŝević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: Mireille Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Ilona Koutny, Bharat Ghimire, Radojica Petrović, Kristin Tytgat. Estrare: Gong Xiaofeng „Arko”..

Enmovadaj partneroj (entute 14) EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi. E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49)55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio) TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Petra Smidéliusz. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Reprezentanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill. kaj aliaj

Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Europo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60. kaj aliaj

IPR 14/441

— página 42 del PDF —

Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en Clandoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEIkonto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona kaj 70 € por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <moerbeekr@gmail.com>. Ni fermis la nunan numeron la 13-an de novembro 2014, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de januaro 2015.

Juna Amiko pretas veni al vi. Invitu ĝin! Abonu! IPR 14/442

— página 43 del PDF —

Orienta Timoro: Lernantinoj amuziĝas ekzercante dialogon uzante la unuajn frazojn, kiujn ili lernis (en la oficejo de la nacia radio) (vd. p. 19)

Orienta Timoro: La jenaj libroj kaj kd-oj eniros la moviĝantan bibliotekon. Tiu vizitas lernejojn en Dilio kaj en proksimaj distriktoj, kiuj ne havas propran bibliotekon. Maldekstre la direktoro Paulo H. Ximenes (vd p. 19) IPR 14/443