Sennaciulo, núm. 307-328 (agost de 1930 – gener de 1931)

Els números 307 a 328 de Sennaciulo, el periòdic de SAT, transcrits sencers (22 números). Què és la revista, d’on ve el text i com s’ha fet: en la pàgina de la col·lecció.

Transcripció automàtica, no oficial: per a citar-ne res, compareu-ho amb l’escaneig de cada número. Si algú que en tinga els drets vol que la retirem, digueu-nos-ho i la retirem.

← Tram anterior · Tram següent →

Núm. 307, 21 d’agost de 1930

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

[BILDO p.1 | 29,4,69,14] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» super terglobo kun meridianoj

6-a JARO, N-o 307 — LEIPZIG, 21. / 8. 1930

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lehner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

EL LONDONO

Finiĝis la X-a, «jubilea» Kongreso de SAT. Forpasis la antaŭvidita ŝtormo. Kaj ne frakasiĝis la ŝipeto. Sed estas evidente, ke la danĝero estis pli minaca ol iam ajn antaŭe. Kial kaŝi la veron? Struta politiko neniam montriĝis saĝa. Dum la debatoj aŭdiĝis kelkfoje la vorto «skismo» kiel grava danĝero pendanta en la aero…

Estas evidente, ke la disiĝema malsano, kiu regas en la laborista movado k ĝin malfortigas, ankaŭ iom infektis nian organizon. Estas tre signifa la fakto, ke, la unuan fojon en la historio de SAT, ne estis trovata ia kompromiso, kiu akordigus ĉiujn en fina rezolucio. Almenaŭ okazis tre zorge aranĝita balotado pri akcepto aŭ malakcepto de l’ raportaro de la Plenum-Komitato. Nun ekzistas difinita plimulto k malplimulto. Ĉi tiun lastan konsistigas plejparte elementoj erarigitaj de sistema k bone aranĝita agitado per rimedoj kutime uzataj en politikaj partioj.

La opoziciularo havas fakte nenian firman grundon sub la piedoj. Ĝi pafadis al ni per senkuglaj pafaĵoj. Neniu tia pafo povis vundi nin. Oni ja ne povas fari el nenio mortigan pafaĵon. Niaj opoziciaj K-doj devis elpensi pretekstojn por ataki nian gvidadon, ĉar mankas realaj motivoj.

Estas bone konate, ke senkugla sed bruega pafado povas tamen efiki sur neharditajn homojn. Same la senĉesa k aplomba ripetado de malveraĵoj povas ankaŭ konfuzi la cerbon de homoj ne sufiĉe informitaj pri la tuta afero aŭ supraĵe pensantaj.

Ni devas gratuli al la opoziciularo, ke teknike ĝi bone organizis sian atakadon. Ĉi tiu lasta estis zorge preparita dum la tuta jaro per cirkuleroj k. a. «Kunligiloj», per sendo de raportoj legotaj ĉe la Kongreso k alvenantaj laŭ ia stranga, neregula vojo, per

[BILDO p.1 | 27,44,69,67] Grupfoto: granda amaso da kongresanoj antaŭ la piedestalo de la Nelson-kolono, kun standardo «Esperanto je la servo de l’ tutmonda proletaro»

10-a Kongreso de SAT: La Kongresanaro antaŭ la Nelson-kolono sur Trafalgar-Placo, Londono

sendo de telegramo el Moskvo k alvenanta ĉe decida momento kun la celo forte impresi la kongresantojn¹.

Kiam la prezidanto de la kunsido, K-do Sulski, anoncis, ke ĵus alvenis telegramo el Moskvo, granda parto el la ĉeestantaro ekĝojis, kredante, ke niaj tieaj K-doj finfine atingis, ke la Soveta Registaro permesas nun la transsendon de la 14 000 markoj apartenantaj al SAT k troviĝantaj en la kaso de SEU. Forte batis la koroj, ardis pro scivolo la okuloj, ĉies atento estis streĉegata. La prezidanto legis. Konsterniĝo!… Malmultaj komprenis la veran signifon de tiu telegramo. Ombro etendiĝis k vualis la esperojn estigitajn de la anonco pri telegramo el Moskvo. Oni daŭrigis la debatojn sen ia komento al tiu stranga dokumento…

Ĉe la fino de l’ kunsido kelkaj K-doj kopiis la telegramon por povi pli bone prijuĝi ĝian veran signifon. Al kompren-kapablaj homoj fariĝis evidente, ke ĝi estis nur aranĝita artifiko por doni la lastan mortbaton al la Estraro de SAT. Esence la telegramo ja diras forpelu la Direkcion k poste ĉio glate iros. Se tion vi faros, ni invitos vin kongresi ĉe Moskvo en 1931.

Malgraŭ ĉiaj tiaj artifikoj, malgraŭ tio, ke la defendo ne estis tiom bone preparita kiel la atako, du trionoj el la voĉoj aprobis la prezentitajn raportojn k deklaris sian fidon al la Direkcio de SAT. Estas evidente, ke tia rezulto

¹ Ne volante streĉi la scivolon de niaj legantoj ĝis la apero de l’ protokolaro, ni tuj konigas sen ia ŝanĝo la enhavon de tiu tre signifa dokumento:

«Moscou Y M 23 93 W 4 13 0

«SAT Esperanto Kongres Conway Hall Red Lion Square Holborn London W C 1

«Lastjare nuna Direkcio kaj Sennaciulo faris chion por malhelpi SAT kaj ankaŭ SEU agadon. Nuna Direkcio kondukas SAT al rapida skismo. Proteste agojn de Direkcio CK SEU decidis ne utila sian cheeston en London¹. Alilandaj kongresanoj decidu mem pri situacio. Ni esperas, ke la chikanantoj kaj subfosantoj estos malhelpataj pluen chikani kaj subfosi. Se por la estonta Kongreso estos elektita Moskvo ni faros chion por ke ghi sukcesu. Ni promesas fidelon al nia laborafero CK SEU.

¹ Kontraŭdire al tiu klarigo en raporto pri «La Nova Epoko» de Nekrasov estis dirite, ke «neniu el la nuna Redakcia Komitato de ‘LNE’ pro la valutaj embarasoj povas alveni Londonon por defendi ‘LNE’ kun malfermita viziero».

— pàgina 2 —

508 — SENNACIULO

malbone rekompencas la longan k zorgan preparadon de la opoziciularo.

Kelkaj K-doj bedaŭras, ke oni eble ne sufiĉe klopodis por atingi, kiel ĉiujare, ian kompromison, kiu metus vualon sur nian fakte ekzistantan neunuanimecon. La nudan veron mi persone preferas. En la konkludo de nia raportaro ni cetere forte akcentis nian deziron ekkoni tute precize, ĉu jes aŭ ne ni havas la konfidon de la plimulto el la SAT-anoj. Unuanimeco fakte neniam ekzistis en SAT k la voĉdonado konigante tion per ciferoj ne montras ian novan situacion en nia Asocio.

Ni starigis SAT-on kun la celo ebligi al ĉiuj tendencoj el la klasbatala laborista movado, ke ili povu praktike utiligi esperanton k tiel atingi, ke la laboristaj organizoj konvinkiĝu pri la valoro de nia lingvo por faciligi la internaciajn rilatojn. Ni ĉiam celis, ke nia organizo estu kvazaŭ granda hejmo, kie povos kunlabori kamaradece k fratece membroj de diversaj partioj. Neniam ni volis trudi ian ajn politikecan programon al SAT. Tute male ni batalis kontraŭ la provon, kiu estis farata tiucele antaŭ kelkaj jaroj k kiu estis likvidata nur lastan jaron en Leipzig. Neniam ni konsentos, ke SAT fariĝu dogmejo, ŝirmanta ian ajn ortodokson. Tion cetere konsentis la opoziciaj K-doj mem ĉe nia Göteborga Kongreso, kiam ili akceptis sen ia kontraŭstaro la tiurilatan klarigan aldonon al la Statuto.

Eklezioj bezonas dogmojn; politikaj partioj bezonas severe difinitan programon; sed SAT ne estas eklezio nek politika partio. Tio estas tute klara k facile komprenebla de ĉiu sincera k mezinteligenta homo. Kiuj klopodis trudi oficialan programon al SAT, tiuj estas la realaj reviziemuloj en nia movado. Sed por kaŝi sian reviziemon, ili kulpigas je tiu «krimo» tiujn, kiuj zorgas konservi SAT-on tia, kia ĝi ĉiam estis ĝis nun.

* * *

Mi volus paroli detale pri kelkaj flankoj de nia ĵus finiĝinta Kongreso. Fariĝas al mi tute klare, ke ni ne ankoraŭ trovis la ĝustan solvon al la problemo pri organizado de niaj ĉiujaraj kunvenegoj. Sed pri tio . . . aliam.

Finante ĉi tiun sendube tro severan raporteton, decas mencii, ke la Londonaj SAT-anoj meritas ĉies dankojn pro la akcepto de la malfacila tasko, kiun ili sukcese plenumis en specialaj kondiĉoj k cirkonstancoj ne tute favoraj. Sed ili certe ne atendas de mi flatajn vortojn; en la flatarto mi estas tre mallerta. Certe sufiĉas al ili la konscio, ke ili plenumis sian SAT-anan devon kiel eble plej bone.

Kiuj ĉefe deziras aŭdi flatajn vortojn, tiuj veturis al Oksfordo. En Londono troviĝis esperantistoj, al kiuj sufiĉas, por fervore batali por nia komuna afero, la konvinko, ke la tutmonda laboristaro nepre bezonas esperanton por labori efike al sia emancipiĝo.

Forpasis nia X-a Kongreso k la SAT-ŝipeto, kiu portas tiom da esperoj, sukcesis ankoraŭ eviti la rifon. Nun la ŝipanaro estu trankvila k sin dediĉu al pozitiva laboro! . . .

  1. VIII. 1930. — E. Lanti.

LA OKAZINTAĴOJ EN EGIPTIO

Grandegajn malfacilojn havas lastatempe la brita imperialismo. Ankoraŭ ne ĉesis la bataloj en Hindio sub la gvidado de Gandi kontraŭ la brita administrado; jam el Egiptio atingas nin sciigoj pri revolucio en granda skalo.

Formale la agoj estas direktataj kontraŭ la reĝo Fuad, kiu staras

EN LA LANDO DE L’ SFINKSO

[BILDO p.2 | 38,32,65,50] Desegnaĵo: la Sfinkso inter fumo aŭ nuboj, kaj malgranda homfiguro ĉe ĝia piedo

Egiptio kontraŭ sia reĝo Fuad

kontraŭ la parlamento, en kiu la naciista partio «Vafd» posedas ⁴/₅ el la mandatoj. Ĉi tiu partio postulas restarigon de l’ antaŭ nelonge fermita parlamento k, ke je la loko de l’ ne per la parlamento elektita ĉefministro Sidki Paŝa okupu lokon persono el la «Vafd»-partio.

Ekstere oni opinias, ke en Egiptio okazas revolucibatalo inter demokratio k diktatoreco, sed estas aliel: fakte la batalo kontraŭ reĝo Fuad k Sidki Paŝa direktiĝas kontraŭ la angla reĝimo en la lando. Ĉar tiu reĝo estas la vasalo de l’ angla imperialismo, fakte staras super la reĝimo de Fuad k S. Paŝa la brita alt-komisaro. La reĝo k lia ministro reprezentas la interesojn de l’ egiptaj riĉeguloj, grandmagnatoj k egipta burokrataro. La «Vafd»-partio kontraŭe reprezentas la interesojn de l’ mezriĉaj elementoj, kiuj estas kontraŭ la nuna Fuad k la angla sistemo.

En Egiptio estas koncentritaj tre gravaj interesoj de l’ angla imperialismo. La lando estas ne nur merkato por angla vareksporto, sed ankaŭ liveranto de kotono por la brita industrio. En tio la Suec-kanalo ludas la plej gravan rolon. Ĝi estas por Anglio la ŝlosilo, kiu ebligas al ĝi okupi la diversajn surmarajn vojojn, kiuj kondukas el Eŭropo al Azio, Afriko k Aŭstralio. Tiu kanalo kunigas Anglion kun Hindio, Aŭstralio, Novzelando k Afriko. Se Anglio perdas la Suec-kanalon, estas rompita la mondsuperregado brita. Tial antaŭ k post la mondmilito la celo de l’ brita imperialismo estis sendanĝerigi sian regadon ĉirkaŭ la Suec-kanalo. Tio ankaŭ estas la senco de l’ okupado al Palestino fare de Anglio, kiu signifas grandan pluson por la defendo de l’ kanalo. Jen la politika linio de ĉiuj anglaj registaroj.

La rezulto el antaŭ nelonge okazintaj traktadoj inter la estinta «Vafd»-partia registaro k la brita administrado en Egiptio estis nula, ĉar Anglio ne povas k ne volas perdi sian hegemonion super la Suec-kanalo k Sudano, en kiu lasta estas grandaj anglaj posedaĵoj, kotonplantejoj ktp. La reĝo Fuad k la nuna egipta registaro estas servistoj de Anglio. La burĝa «Vafd»-partio postulas de Anglio grandajn cedojn, k tial la antaŭa «Vafd»-ministraro estis forigita k la parlamento fermita.

La agrarkrizo, kiu furiozas tra la tuta mondo, atingis ankaŭ Egiption k rezultigis katastrofan malbonstaton por la egiptaj laborist-amasoj pro la prezmalaltiĝo de l’ agrarproduktoj. Tiu fakto pliakrigas la karakteron de l’ okazintaĵoj: ekagis la socia elemento ĉe la egiptaj laboristoj, pri kiu timas la burĝa «Vafd»-partio.

En Hindio laŭ diversaj gazetinformoj burĝaj politikistoj preparas intertraktadon kun la angla imperialismo, — la samo okazos en Egiptio: tiuj k aliuj ricevos iomajn cedojn k la afero estos solvita. La batalon por la universala forigo de l’ imperialismo povos plenumi nur la tutmonda laboristaro, batalon sen cedoj ĝis plena venko de l’ laborista klaso.

Laŭ juda «Arbajter-Cajtung» trad. Amero¹.

¹ Kelkaj mallongigoj estas faritaj de la Redakcio.

[REKLAMO p.2] Aperis ĉe SAT-KOOPERATIVO la belega fantazia romano de A. Bogdanov RUĜA STELO kolektive el rusa lingvo tradukita sub redakto de N. Nekrasov k S. Rublov. Formato 12×18 cm. 168 paĝoj. Prezo: 1.60 mk. g. — Tre leginda libro. Mendu tuj ĉe Administracio de SAT Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 509

PLIO PRI ĴURNALISMO EN BRITIO

En artikolo sub supra titolo en n-o 302 oni legas: «Ĝis nun Daily Herald en sia nova formo ne montris signojn de malforto. Ŝajne nenio ŝanĝiĝis.» Kion signifas malforto? Ĉu nur estas afero de nombro da legantoj? Legante la Ĉiutagan Heroldon oni preskaŭ pensus, ke oni legas la Daily Mail¹, ĉar en ĝi troviĝas la samaj historietoj pri la Princo, la Princineto k la kompatindaj virinoj, kies belaj vestaĵoj estis difektitaj per pluvo ĉe Askot*(Ascott)-ĉevalvetkurado.* La sola diferenco estas, ke en ĉio en Daily Herald subtenas la Laborpartian registaron, sed la Daily Mail malestime traktas ĝin, nomante ĝin «Socialista».

Ŝanĝo sendube okazis, sed ĝi okazis tielgrade, ke multaj ne rimarkas ĝin, ĉar ĝi estas afero de jaroj, k la aĉetado de Odhams estas nur la lasta malgranda paŝo.

Kion do legas la laboristoj, kiuj laboris por sukcesigi la Daily Herald en la unuaj tagoj? Ili plejparte sin turnas al la kompartia ĵurnalo, la Ĉiutaga Laboristo (Daily Worker), kiu aperis unue je 1. januaro 1930. En ĝi oni legas pri okazintaĵoj gravaj al la laboristaro — pri la vera batalo en Hindio k Ĉinio, pri la batalo en la teksindustrio, pri la militpreparoj de la registaroj ĉiulandaj — inkluzive la angla Laborpartia registaro. Pro tio la registaro malamas la ĵurnalon k estas preta aŭskulti la kritikojn de la konservativuloj, kiuj laŭte kriis kontraŭ la Ĉiutaga Laboristo de la tago de ĝia unua n-o, kiam ĝi enhavis salutojn de Komintern.

Pro registara malaprobo baldaŭ post ĝia ekiro la pograndaj ĵurnalvendistoj rifuzis vendi ĝin, sed la kompartio organizis la dissendon, do ĝi ankoraŭ disvastiĝas. La plej lasta bato kontraŭ ĝi estas leĝa proceso, gvidata de la ĉefleĝisto de Laborpartia registaro, kontraŭ tri gvidantoj k la kompostisto. Estas kontraŭleĝe skribi malestime pri juĝistoj: tial ke aperis artikolo kritikanta juriston, kiu dekretis 18-monatan malliberigon al laboristo disdoninta kontraŭmilitajn folietojn al soldatoj, la gvidantoj estis kondamnataj al 9 monatoj da malliberiĝo k la kompostisto al monpuno de £ 250.

9896.

¹ Redakcia ĵurnalo de konservativa tendenco.

PRI LA «LETERO EL ITALIO»¹

H. Martz, Crimmitschau

Jam ofte oni povis legi en «S-ulo» alvokojn pri objektiva raportado. Sed ŝajnas, ke malgraŭ tio ĉiam ree aperas raportoj, kiuj enhavas neverojn. Ekzemple en supre citita letero la itala K-do raportas pri salajro, vivproduktoj, vestaĵo k valuto. La tuta raporto estas senvalora, ĉar ĝi entenas 50% da malveroj. La liro ne egalas 0,03 dol. aŭ dek liroj = 1 mk.g. Same ankaŭ la prezoj estas troigitaj. Mi bone povas kompreni, kion per sia raporto volas atingi la itala K-do. Sed li ne forgesu, ke oni ne povas kontraŭbatali ion per neveroj. Mi pensas, ke la faŝismo havas multajn nigrajn flankojn, per kiuj oni povas ataki k kontraŭbatali ĝin. Sed per neveroj oni nur faras propagandon por ĝi. Certe mi per tiuj riproĉoj ne volas esprimi simpation al la faŝismo, tute ne; mi nur skribas tion, ĉar la dirita raporto kompromitis min k nian gazeton ĉe faŝistoj, k.eble ankaŭ aliaj K-doj spertis la samon. Tralegante la cititan leteron, mi tuj komencis ataki la faŝistojn en nia fabriko en ĉeesto de laboristoj, kiuj forte simpatias al la faŝismo. Sed ho ve! la faŝistoj min morale vangofrapis, konvinkante min, ke la raporto en «S-ulo» estas mensoga. Do, anstataŭ kontraŭbatali la faŝismon, mi atingis la malon.

Tial nia gazeto estu k restu ĉiam neŭtrala al la socialistaj partioj k enhavu nur verajn raportojn. Sed tio estas atingebla nur, se ĉiuj SAT-anoj atentas la regulon pri objektivo, ĉar la redaktoro ne povas scii pri ĉiuj aferoj en ĉiuj regionoj de l’ tuta mondo. Pli bone silenti ol senkreditigi k kompromiti per neveraj raportoj «S-ulo»n!

¹ Vidu n-on 303, pĝ. 480/81.

INDUSTRIO KAJ MILITO

Mi ja ne plu ŝatas legi primilitajn librojn. Ĉiuj nunaj tiaj libroj ŝajnas al mi malsuperaj je tiuj, kiujn verkis la francoj dum la katastrofo.

Ludoviko Renn, Remark (Remarque) ktp. nur vidas la eksteron de la aĵoj. Laŭŝajne ili ne konas la kernon, tion, kio pleje meritus esti klarigata al la popoloj por spertiĝo. Malfeliĉa la mondo, se nur per literaturo devus foriĝi la militemo!

La kapitalisma industrio uzas en laborilaro grandegajn kapitalojn, kiuj devas doni al ĝi kutiman altan rentumon. Halto, eĉ mallonga, de la maŝinaro alportus al ĝi grandajn perdojn, k tial ĝi estas devigata produkti konstante, senripoze, ne kalkulante la konsumon de la merkato. Kiam oni tro produktis, estas necese malplenigi la stokejojn¹. Tiam komenciĝas la dramo.

La tuta industrio estas trustigita. La trusto ĉiam nepre gajnas, ĉar ĝi havas kvazaŭ monopolon, kiu permesas al ĝi fiksi siajn prezojn sen ebla konkurenco. Por ke ĝiaj gajnoj ne restu en senmovo, ĝi eluzas ĝin, pligrandigante la maŝinaron, tio estas — la produktadon, k samtempe la malfacilon eldisvendi. Tiel la burĝa industrio preparas nekonscie la modernajn laborkrizojn, kiuj, kiel kolektivaj plagoj, anstataŭas la malnovajn pestojn k malsatojn.

La rezulto de la ekonomiaj krizoj egalvaloras tiun de la revolucioj, ĉar la sekvo de ĉiu revolucio konsistas el la translokiĝo de kapitaloj.

La timo je tiu tragedio naskas la imperialisman politikon, kun ĉiuj ĝiaj kruelaĵoj por akiri koloniojn k konkeri merkatojn; tio estas la milito, kiu ekstaras neeviteble dum oni ne haltigos la maŝinojn.

Ĉu iam povos verkiĝi kontraŭmilita libro kapabla haltigi la maŝinojn? En nunaj tagoj laboras senĉese sur nia planedo dekdu milionoj da ĉevalpovoj. La produktata riĉo estas nekalkulebla . . . k tamen regas mizero, ĉar la industria organizado de l’ negocoj estas konstanta minaco kontraŭ la libero de la laboro; k estas konstanta timo, ĉar la komerca organizado kondukas nepre al la almilitado por nuligi la fremdan konkurencon aŭ por vendi perforte al tiuj, kiuj propravole ne aĉetas.

Nur efike laboras cele al paco tiuj, kiuj batalas kontraŭ la burĝa organizado de la industrio k komerco. La literaturon oni povus malhavi sen malprofito por la universala paco.

J. Senador en «La Socialista» (Madrido). Trad. V. M. (13 587).

¹ Tenejoj, deponejoj.

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

El Meksikio

Dum la lastaj monatoj ĉia propagandmaterialo estis subpremata de la poŝto, t. e. ĉiu presaĵo, kiu portis ekz. kiel titolon «Al la Laboristoj». Ankaŭ en oficejo de nia grupo estis konfiskata de l’ polico la sendita revolucia materialo. El leteroj ricevitaj de Gvatemalo ni scias, ke tie okazas la samo, k ni ne sukcesis konservi la interrilatojn kun la tieaj K-doj. Ree estis malliberigataj 17 kamplaboristoj de l’ norda distrikto de Baja Kalifornio, pro revolucia agitado, inter ili K-dino Felipa Velazkez (anarkista propagandistino) kun tuta familio. La 16. junio okazis la Unua Anarkista

— pàgina 4 —

510 — SENNACIULO

Kongreso de Meksikio, en kiu oni traktis demandojn pri anarkista edukado k organizado, kontraŭbatalo al subpremado ktp. (Grupo «Verbo Rojo», Meksiko).

El Ĉinio

En majo kelkaj K-doj estas malliberigitaj pro preparo de unuamaja manifestacio. Inter ili estas K-do Kit Ŝa, kiu redaktas la organon «Working Youth» (Juna Laboristo) k Ŝujin Lian. Ili tre suferas en la malliberejo pro la malbonegaj, precipe en somero, kondiĉoj. La organo «La Proleto», kiun eldonas «Nord-Ĉinia Prol. Junulara Federacio» ne plu povas aperi pro subpremo de la registaro. (Maŭ.)

Junul-anarkistoj punitaj en Germanio

Komence de l’ jaro, kiam okazis propagand-renkontiĝo de l’ sindikatist-anarkista junularo de l’ Rejn-Majndistrikto en Odenvald-arbaro, partoprenantoj interbatiĝis kun la polico ĉe stacidomo Benshajm (Bensheim). Konsekvence K-doj H. Mössner el Frankfurt k K. Gültig el Offenbaĥ ricevis punon de 4 k 3 semajnoj da malliberejo pro kontraŭstaro al la ŝtata potenco, arestit-liberigo, incito k ofendo.

Laŭ I. N. O.

MASTROJ DEZIRAS SOCIALISMON

F. S., Vieno (16362)

Strange, ĉu ne? Sed vere. Jen mia pruvo. La agrikulturo en Aŭstrio jam delonge ne kontentige evoluas k la mastrumistoj postulas publikan helpon. Pro tio la registaro preparis leĝprojekton, laŭ kiu la ŝtato impostus grenon, farunon k panon je 15 groŝoj (0.02 dol.) po kilogramo. Se la parlamento akceptus tiun leĝon, ĉiu laborista familio pagus jare dekojn da ŝilingoj pli multe por la plej gravaj nutraĵoj ol ĝis nun. Entute la leĝo direktiĝas kontraŭ la laboristaro, ĉar ekzemple la milionulo Rotŝild ja ne konsumas tiom da pano kiom proleto. Tial la soc. dem. partio akre batalas kontraŭ la leĝiĝo de tiu fia intenco de la burĝaj regantoj.

Krom tio la tuta provo, subteni grandbienulojn helpe de senposeduloj, okulfrape instruas nin, ke ankaŭ kapitalistoj serĉas kvazaŭ socialismajn rimedojn (kvankam netaŭgajn) por superi krizojn, se kapitalismaj rimedoj ne plu sufiĉas. Ankaŭ ili parolas pri devoj de la socio, helpi al malbone statantaj grupoj, se tiuj troviĝas ĉe burĝa flanko k ne temas pri senlaboruloj. Ankaŭ ili havas socian koncepton, sed nur utile por si mem, ne por la laborista klaso. Mizeruloj subtenu riĉulojn — tio estus la «socialisma» bildo de potenculoj. Sed kelkfoje tiuj hipokrituloj mem senmaskigas sin k ni vidas grimacon de egoisma, mastra «socialismo». Ĉiam ili defendas la privatan mastrumadon, sed se grandkamparanoj lamentas pri ŝuldoj, kial ili do ne deklaras, ke tio estas privata afero, kiun la ŝtato ne enmiksiĝu? Tion ili nur scias rilate al sociaj rajtoj de laboristoj. Kaj tiaj fiuloj kuraĝas insulti nian senklasan, la tutan popolon, eĉ la tutan homaron ampleksantan socialismon . . .

Kontrolu vian membrokarton, ĉu vi jam pagis vian kotizon por 1930.

PRO DOSTOJEVSKI

Genia romanisto-psikologo, antaŭulo de Revolucio (1821—1881)

Manko da originaleco ĉiam k ĉie en tuta mondo estis opiniata kiel plej valora kvalito k plej bona rekomendo de vera aferisto k praktikulo. Almenaŭ 99 centonoj da ĉiuj homoj ĉiam kon-

[BILDO p.4 | 40,29,67,50] Desegnita portreto de Dostojevski kun longa barbo, signita «S.O.»

fesis ĉi opinion k nur apenaŭ unu centono da ĉiuj homoj pensis k pensas aliel . . .

Inventistoj k genioj preskaŭ ĉiam en komenco de sia agado (k ofte en la fino) estis opiniataj de la mondo kiel stultuloj. Ĉi rimarko iĝis tute rutineca, ĉar estas tro konata al ĉiuj . . .

Ioma malakreco de saĝo ŝajne estas tute necesa eco de ĉiu serioza monakiranto, se ne ĝenerale de ĉiu aganto . . . — El romano «Idioto».

———

Dostojevski nur konstatis la faktojn liveritajn el abismoj de lia suferinta koro, ne el kapo. Liaj verkoj bildas animan tragedion sekvigatan de la faktoj. Sed kio kaŭzas ilin? Kial geniuloj k inventistoj, — veraj bonfarantoj de homaro, — estas mokataj k pelataj? Kial talentaj agantoj por esti tiaj devas havi vere «ioman malakrecon de saĝo»? La kaŭzo kuŝas en tio, ke la «mondo» mokanta k pelanta fakte ĉiam prezentas du malegalajn antagonistajn partojn, unu el kiuj regas k diktatoras super la alia. La unua estas Nuno reganta, la dua — Novo ĝermanta k tial nefacile rimarkebla. Novo kreskas en Nuno k siatempe krevigas ĝin. Ĝi kreas tragedion de Nuno k samtempe ebriigan ĝojon, entuziasmon de Vivo! Ĉiu aganto povas esti «saĝa» k vera aganto nur se li priservas Nunon kun ĝiaj plene konataj ĉar konkretaj interesoj. Do li ne povas okupi sin pri estonto, kies mastro estos Malnuno. La estonto por li nevole iĝas nekutima, fremda k nedezirata. Efektive, prezentu al vi, ke nuna «mondo», t. e. burĝaro, ĉiel akcelas k senavare pagas revolucian laboron por estonta socio de Marks k Lenin, ke roma papo ĉiel helpas pensliberigan agadon de Ĝordano Bruno k Kopernik, ke naciaj agantoj k partioj pagas laboron de sennaciuloj k admiras sennacian lingvon! Ĉu ĝi ne estus vere kontraŭnatura k puninda konduto de potenculoj-nunanoj?! Ĉu ne nature ĉiu serioza novemulo al ili ŝajnos nekutime, fremde pensanta k nepraktike aganta, «originala» homo, se ne bagatelisto k utopiisto?!

7-a horzono, nordo. — M. Krjukov.

MI VOLAS SCII . . .

Respondo al demando en n-o 303-a:

Mi tute ne aprobas la publikigon de tiaj desegnoj en «S-ulo». Ili certe estas tre valoraj por ilustri la diboĉojn de la nun reganta klaso. Tamen mi ne volus ilin vidi en nia kulturcela gazeto. Per tio tre facile povus ekesti la impreso, ke «S-ulo» similas al t. n. skandalĵurnaloj, kies enhavo direktiĝas al diboĉemuloj, voluptemuloj ktp. Certe la bildo troviĝas inter la subartikolo pri la kafejo «Vaterland» (p. 454), en kiu estas priskribata la sinteno de la burĝoj. Nu, ties enhavo ne nepre necesigas tiun bildon. Eĉ se la artikolo enhavus pli intimajn priskribojn, mi prijuĝus la bildon superflua. La danĝero, ke ni estus suspektataj je ecoj k emoj, kiujn ni tute ne havas, estas tre proksima k nia movado certe ne profitus per tiaj suspektoj.

Alia afero estas, se oni vidas tiajn bildojn ekz. en la libro «La vizaĝo de la reganta klaso» de G. Grosz. Ĝi estas speciale verkita por ilustri la vivadon de l’ hodiaŭa burĝaro k la bazo de tia libro devas esti tendenca k okulfrapa. Sed nian «S-ulo»n oni estonte indulgu je tiaj desegnoj, por ne atingi la malon de tio, kion oni per ĝi celas.

SAT-ano 135, Leipzig.

— pàgina 5 —

SENNACIULO 511

SENNACIULA SCIENC-KULTURA PAĜO

N-o 28. Sub la Kontrolo de Scienc-Kultura (Akademia) Sekcio de SAT. Redakci-adreso: DIM. SNEJKO, Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio)

DE L’ REDAKCIO

Kelkaj K-doj proponis al ni aranĝi specialan scienc-kulturan n-on de «La Nova Epoko». Tiu n-o laŭ propono enhavu nur originalajn scienc-kulturajn artikolojn. Ni eĉ ricevis 2 artikolojn. La propono estas efektivigebla, k ni esperas, ke la red. de «LNE» k niaj kunlaborantoj helpos efektivigi ĝin. Materialon tiucelan sendu al nia paĝredaktoro, terorlandanoj [?] al nia sekci-sekretario. — Red.

LA RUSAJ FILMOJ EN EKSTERLANDO

(Fino. Vidu n-on 299)

Same altarta kiel instruriĉa estas la filmverko «Ventego trans Azion» de Pudovkin. Kun ega intereso oni observas la aventurojn de juna mongolo, kiu hazarde fariĝas princido, ĉar li trovis malnovan amuleton de monaĥo. Kiel mizerulo li venis en urbeton por vendi peltojn ĉe la foiro. Li posedas tre multekostan pelton de arĝentvulpo, sed la negocistoj volas aĉeti ĝin por bagatela prezo. La agento ĵetas kun neestima gesto malmultajn monerojn sur la tablon, la stepĉasisto estu kontenta pri tio. Ĉar li ne konsentas, ankoraŭ unu monero flugas sur la tablon k ankoraŭ unu. Ĉio ĉi ne sufiĉas, li volas rehavi sian vulpon, li ne marĉandas. La komercisto rifuzas redoni la pelton, ekestas interbatiĝo, tranĉilo brilas, la stepano devas rifuĝi en la montaron. Tie li batalas kontraŭ kolonia armeo, estas kaptata k kondamnata je morto. Kaporalo akompanas lin ekster la urbon, sur herbejo ili ekhaltas; la soldato ne ĝojas pri sia tasko, li pli volonte kartludus kun siaj kamaradoj. Sed ordono estas ordono. Li donas cigaredon al la deliktulo, eĉ ekbruligas ĝin; ambaŭ fumas . . . Poste la kaporalo igas la kondamniton pluen iri, dum li mem haltas k preparas sin por pafi. La mongolo paŝas, paŝas, rerigardas — la soldato hezitas k faras mansignon pluen iri . . . la kompatindulo denove iras, la pafoj krakas. Intertempe iu doktoro traserĉas la havaĵon de l’ mongolo k trovas dokumenton, laŭ kiu ties posedanto devenas el la princa gento. Eksciante tion, la kolonelo decidas, realportigi la pafiton, espereble nur vunditan k ne mortigitan. Soldatoj kuras por venigi lin, oni refreŝigas, operacias lin, flikas liajn vundojn, bandaĝas, flegas lin, zorgegas pri li . . . ĉar ja koncernas princidon, ne simplulon. Post lia resaniĝo la armeestro proponas al la falsa princo kontrakton kun jenaj punktoj: 1. La princa registaro devigas sin ĉion eviti, kio povus malutili la kolonian armeon. 2. La kolonia armeo kontraŭe devigas sin subteni la princan registaron en tiuj agoj. Ĉu ni ne konas tiajn «interkonsentojn»?

La mongolo nun vivas en fremda medio, kiu ne plaĉas k ne konvenas al li, sed li devas ĉion toleri. Okaze de festeno oni prezentas al li konatulinon de tiu negocisto, kiu forrabis iam lian vulpopelton. La virino portas sur la kolo la pelton k en la mongolo vekiĝas la justa postulo reakiri ĝin. Je teruro de l’ ĉeestantoj li etendas la brakojn, liaj okuloj pligrandiĝas k kolero furiozigas lin. La plua enhavo de l’ filmo estas simbola, la mongolo eltiras kurban glavon k kun rigida mieno sovaĝe ĉirkaŭbategas, forpelas la fremdulojn el la lando. Ventego trans Azion! —

Sed ne nur en politikaj filmoj la rusoj montras siajn eminentajn kapablojn, ili ankaŭ kuraĝas prilabori pure artajn motivojn aŭ lumigi komplikajn animajn konfliktojn. Ekz. en filmo «La vilaĝo de la peko» la panoramo de l’ pejzaĝo, la vasta spikkampo de pezaj nuboj superata, admirinde esprimas la severajn trajtojn de l’ rusa tero melankolika, sopirnaskanta. Kaj la lertege elektitaj figuroj! La infanaj vizaĝoj en la primitiva karuselo! La momentoj dum la geedziĝa festo, la religiaj ceremonioj, la dancado, festenado! Kiel la kamparanoj, eksciantaj pri la milit-eksplodo per sonorilsonado, hejmenkuras, la falĉilo sur ŝultro — kiom belega bildo! Aŭ la sentoplena sceno, kiam la junan forĝiston militservontan akompanas liaj parencoj. Unu post la alia postrestas, fine nur plu la edzino postkuras la veturileton, ĝis ankaŭ ŝi treniĝas k eĉ falas en la stratpolvon. Lastaj rigardoj sekvas la amaton, kiu malrapide malaperas post voja kurbiĝo . . . Vere majstre farita!

F. S., Vieno.

PRI MORTO K ŜAJNMORTO

Niaj jurnaloj skribas ofte pri personoj, kiuj perdis la konscion, ĉu per falo en akvon, ĉu per sveno. Poste sekvas ordinare la komuniko, ke oni sukcesis aŭ malsukcesis revivigi la viktimon. Laŭ atingita rezulto ni vidas, ĉu la viktimo estis ŝajne aŭ efektive morta. Religiulo, kiu kredas al senmorta animo, konkludas, ke la animo forlasis la korpon (aŭ ne). Por ateisto la problemo ne estas tiel simpla. Laŭ li la homa korpo estas de l’ naturo tre artefarita brulmotoro. Li sekve demandas, kiam estas morta aŭ ŝajnmorta la homa korpo, k kiel diferencas la unua stato de l’ alia?

Brulmotoro, el metalo konstruita, fariĝas neuzebla, kiam ĝia mekanismo estas neripareble detruita aŭ maŝinpartoj disiĝis. Se tio ankaŭ estus aplikebla al la homo, ni vidus, ke multaj viktimoj, kiujn ni kredas mortintaj, estas nur ŝajnmortaj, k transiros en morton nur, kiam la disiĝo okazas. Kiam la rimedoj por revivigo ne estis konataj, multaj homoj, hodiaŭ revivigeblaj, estis rigardataj kiel mortintaj. Laŭ mia opinio homo nur tiam mortis, kiam difekto de l’ organismo aŭ disiĝo estas konstatita. En kontraŭa okazo restas solvenda la problemo, kiel ni povos denove funkciigi la vivmotoron, problemo, kiu atendas solvon de medicinistoj k scienculoj, kun kies solvo la fantomo de l’ «senmorta homa animo» malaperos por ĉiuj pensantaj homoj.

Motor-maŝino rifuzinta funkcii estas, post eltrovo de l’ difekto, riparebla aŭ ne. Por revivigi homon necesas atenti jenon: 1. Purigu la spirorganojn de ĉio bara; tiucele kuŝigu la viktimon, kun ventro sur breton, kun kapo malsupren je angulo 45-grada kun la planko. 2. La varmo de l’ korpo, ankaŭ de koro k pulmoj, devas esti tiu de vivanta persono. Por manipulado sufiĉas varma apartamento. Oni kuŝigu la nudan korpon ioman tempon en akvobanon ĝust-temperaturan. Kiam per tiarimede artefarita spirado k oksigeno oni ne sukcesas revivigi, restas ankoraŭ rimedo: Ni povas imiti la naturon, naskiganta novan idon animalan. Ni klopodu movi la sangon en la vejnoj. Same kiel patrina koro funkcias kiel suĉ- k prem-pumpilo por cirkuligi la sangon tra la homa frukto k ĉi tiun vivigi, ni klopodu revivigi viktimon, pumpante la sangon tra la vejnoj per suĉ-prem-pumpilo.

Ankaŭ mi legis laŭ traduko el «Pravda» pri interesega eksperimento de Miĥajlovski el Taŝkent, kiu sukcesis revivigi mortigitan simion. Li elpumpis sangon, ĝis la besto mortis; ĝi restis morta 50 minutojn. Poste la sango denove estis pumpita en la kadavron k la simio ne nur reviviĝis, sed baldaŭ saltis en sia kaĝo. Tiu publikigo konfirmas mian teorion, kiu eble en nia Paĝo trovos eĥon.

Ariadno.

Nia poŝto. 2800. Aperos en sekv. paĝo. Pri «unueco de malsanoj» ni havos okazon diskuti, ĉar baldaŭ aperos artikolo tiutema. Ni esperas je via kunlaboro. — 13 607. Ni atendas artikolon pri alia temo.

Menciu nepre esperanton ĉe represigo de artikoloj esp.-devenaj!

— pàgina 6 —

512 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

GEOGRAFIO, NEPRE NECESA EN NIA KULTURO

Iu K-do bonege proponis normigi en esp-o la geografi-nomojn, «kiel en naciaj lingvoj ili jam estis normitaj». Jes, ni normigu, k tiu geografia vortaro estos la unua tutmonda katalogo de homaj civitoj. Sed ĝi estos ankaŭ la unua normigita geografi-vortaro, ĉar en naciaj lingvoj, krom pri ĉefaj Eŭrop-civilizaj nomoj de urboj, riveroj, montoj, maroj, tia vortaro estas ankoraŭ tute senorda.

Ekzemple, en franca lingvo, rusajn, ĉinajn nomojn oni skribas jen laŭ angla ortografio: Shanghaï (aŭ laŭ «duonangla» ortografio . . .), jen laŭ franca: Chang-Haï, jen laŭ germana, kiam telegramo aŭ filmo estas germandevena, iafoje laŭ tute fantaziaj k eraraj ortografioj. Ĉiumatene en francaj jurnaloj vi povas trovi kvin aŭ dek malsamajn skribmanierojn por Ĉan-co-lin: Tchang-tso-ling, Chang-tso-ling, Tschan-tso-lin, Chan-tzo-lin, Shan-tso-lin ktp.; kion francoj prononcas Ŝan-so-len. — Por Ĥarkov vi trovos Kharkov, Karkov, Harkov, Kharkoff, Karkoff, Harkoff ktp.

Esperanto normigu! Certe, laŭ la nuna stato, kun iom da bona klopodo ni akceptigus esp-an ortografion por geografi-nomoj en naciaj jurnaloj. Tiel ĉiuj lernus esp-an ortografion eĉ antaŭ ol lerni esp-on.

Nur necesus enkonduki en esp-o du jam esp-e ofte skribitajn vokalojn: ü k ö. (Eĉ ö ne estas tre utila: esp-a e sufiĉas por ĝi, sed tute ne eŭ kiel en Dübröj, kiun tute bone esprimus Dübrej, sed tute ne Dubreŭj, kiel bedaŭrinde oni presigis en «S-ulo»¹. Ĉu vi jam aŭdis, en ajna lingvo en la mondo, tiun vokalgrupon: e-ŭ-j. Mi neniam aŭdis, krom en franca «Eh oui!», sed kun akcento sur la i.)

Do, sufiĉus eĉ nur la ü. Mi ne povas kompreni, kial K-do Lanti tiom timas la teruran enkondukon de ü k ö. Homoj ne inventos, dekdu aliajn vokalojn. Ni estas antaŭ preciza fakto: nur mankas du vokaloj en esp-o por esprimi praktike laŭ tutmonda tendenco ĉiujn geografiajn k personajn nomojn, k nur tiajn.

Kial ne certigi, por esp-o, tiun nepre bezonan ilon: nur tiam ni povos pretendi, ke esp-o literumas plej bone tutmondajn nomojn, kiujn ĝis nun ĉiuj naciaj lingvoj kripligis.

La akcenton², kiam ĝi ne estas sur la antaŭlasta silabo, oni povas indiki per ‘ post la akcentata silabo: Kö’nigsberg aŭ Ke’nigsberg, Ho’hensalza (Inovrasŭav: Inowrocaw), Nü’rnberg aŭ Nürnberg, Fri’drijshafen aŭ Fri’driĥshafen.

Oni interkonsentu, sed nepre esp-o liveru al tutmonda gazetaro sennacian ortografion por ĉiuj geografiaj k homaj nomoj.

La ĉe SAT eldonita «Malgranda Terbiblio» estas tre interesa per si mem, sed mi tre bedaŭras, ke ĝi ne entenas almenaŭ, samtempe, unu grandan sennacian karton de la tuta mondo. En ĝi aŭ en estonta «Sennacia Atlaso» ni nepre bezonas bonajn prezentojn pri nia mondo.

Ĉu SAT ne povus jam kolekti proponojn: ĉiu geografiema K-do sendu al SAT bonan landkarton pri sia regiono. Precipe ĉinoj, japanoj, afrikanoj, azianoj nepre faru tion, indikante esp-lingve prononcon (k tradukon, kiam tradukebla) de ĉiu geografi-nomo en sia lando. Ĉu la azianoj nomas Filipinajn insulojn, Novan Gvineon, Novan Zelandon, Novan Kaledonion, per la samaj ridindaj nomoj kiujn donis eŭropanoj, kiuj kredis krei la mondon, kiam ili nur supraĵe vizitis ĝin, k nove baptis ĝin kiel nove-naskitan infanon! Kiam eblos, ni ankaŭ forigu tiun nur-eŭropan nomadon.

Oni multe parolas pri laborista kulturo, pri prolet-kulturo. Certe, inter la plej indaj celoj de tiu nova kulturo, kompreno k sennacia organizado de l’ vivanta mondo elstaras. Anstataŭ fieri, kiel burĝido nacikultura, ĉar ni scias parkere dek versojn de Vergilio en latina lingvo post dek jaroj da lernado, aŭ dudek versojn de Homero, ni klopodu koni la mondbienon, kiun iom post iom aŭ rapide laboristaro prenas en manojn sur la tuta tero. Ni sciu, kiuj estas la klimatoj, do la kreskaĵoj, vivaĵoj, laborkapablo k plezurkapablo de l’ homoj, sub ĉiu ĉielo en la mondo, por ne suferigi mallerte niajn K-dojn negrajn, flavajn, blankajn, kiam ni povos helpi ilin.

Kinematografo, radio, presarto, esperanto, permesas al ni kontaktiĝi kun ĉiuj aspektoj de surtera vivo, eĉ sen vojaĝi. Tio kreas novan homon, novan inteligenton. Volter (Voltaire) mem kredis pri afrikanoj aŭ azianoj stultojn de mensogantaj vojaĝuloj, kiujn hodiaŭ ne plu kredus dekjara infano, kiu vidis filmojn kiel Nanuk, Ĉang, Moana, Krasin-ŝipa vojaĝo ktp.

Mankas la tutmonda interkompreno. La filmoj ne havas en ĉiuj landoj la saman titolon: estas tre malfacile komprenigi al K-do, ke oni vidis sovetan filmon «Virinoj de Riazan», kiu nomiĝis franclingve «La vilaĝo de la peko» (tute stulta-usona titolo).

La urboj ne havas ĉie la saman nomon, la maroj ankaŭ ne. Kvazaŭ ĉiuj «internaciaj» vortoj en nacilingvoj estas kripligitaj. «Magistrat» estas franca vorto, kiu signifas juĝisto. En pola, germana, esp. lingvoj ĝi signifas urbestraro. Ĉiufoje, kiam alilandano citas francan aŭ anglan vorton, tre aplikatan en lia lingvo, kredante, ke li komprenigos sin en Francio aŭ en Anglio, li nur pligrandigas la malkomprenon. «Pissoir», skribas sur necesejoj aŭstriaj urbestraroj: en Francio tiu franca vorto estas indigniga. «Shake-Hand» diras anglemaj francoj por manpremo. La vorto ne estas angla. Ĝi estus «handshake», se ĝi ekzistus. Kaj tiel ĉie same.

Nur esp-o ordigos tion, kontraŭe al dandema ridinda burĝa kulturo. Por geografiaj k homaj nomoj . . . nun urĝas.

Jief.

¹ Oni do devus ankaŭ unuecigi la orelojn, ĉar por kelkaj francaj oreloj «Dubreŭj» estas pli proksima al la franca sono «Dubreuil» ol «Dubrej».

² Se oni enkondukas specialan akcenton por propraj nomoj, oni ne esperantigas tiujn nomojn, sed nur naciigas esp-on.

EKSTERSOVETIA K-DO!

Imitu la ekzemplon donitan! Se vi volas, ke via sovetia korespondanto restu ankaŭ estonte abonanto al «S-ulo», pagu por li la abonmonon al la kaso en Leipzig! Certe tiu K-do estos tre dankema al vi k rekompencos vin en konvena tempo, kiam la monrilatoj normaliĝis.

AMO

Estis sunplena tago en la urbeto H. Unu el niaj K-dinoj, Elso D., eliris. Ŝi rigardis la ĉielon: jes, denove la vetero estas belega, k ŝi farus grandan promenadon, pensante k ĝojante pri sia feliĉo. Antaŭe ŝi neniam povis esti ĝoja, ŝi neniam sciis, kion fari. Survoje ŝi pripensis ankoraŭ unu fojon la grandan ŝanĝon, kiun prezentis la amo en ŝia vivo.

La kuracisto malpermesis al ŝi labori en butiko aŭ en kontoro. Iam ŝi estis treege malsana k poste ŝi ĉiam restis malforta. Tiam ŝi estis hejme, k ŝi helpis sian patrinon. Sed tio estis tre teda. La komenco estis agrabla. Elso k ŝia patrino rapide finis la laboron k poste, se la vetero estis bela, ili kutime promenadis, aŭ aliel ili restis hejme, babilis aŭ legis belan libron. Sed baldaŭ tio ĉi al ili iĝis kutimo k

— pàgina 7 —

SENNACIULO 513

tedis ilin. Ŝi pensis pri siaj kamaradinoj: ili laboris, gajis, biciklis, dancis ktp. Ili ĉiuj tre amis la sporton, sed ŝi, Elso, neniam povis partopreni je tiu ĉi ĝojo. Antaŭe, kiam ŝi havis dekdu jarojn proksimume ŝi povis trankvile rigardi ilin, sed nun, pli k pli maljuniĝinte, ne plu. Dimanĉan vesperon ŝi vidas siajn amikinojn pomeni intime kun amikoj. Ŝi ne malhelpas ilin, tute ne, sed estas malgaje, ke neniu ŝajnas pensi pri ŝi. Ŝi povas ami siajn patron k patrinon, k ŝi ankaŭ faras tion, sed tio estas tute aliel ol ami amikon. Ŝi ne estas ĝoja, feliĉa, vere juna, ŝi eĉ ne povas . . .

Sed ĉu ne anoncis sin iu, kiu amas ŝin, havante tian saman senviglecon? Oni tamen sciis, ke ŝi ne povis esti alia pro sia malsano. Ho, kiom ŝi malamis ĝin, tiun malsanon, kiu forprenis la ĝojon de ŝia tuta vivo!

Sed, kvankam ŝi ofte koleriĝis, ŝi ankaŭ ofte pripensis trankvile tiun aferon. Ŝi sciis, ke estis ankoraŭ aliaj virinoj, kiuj ne estas amataj. Kion faris ili tiam? Ĉu ili tute ne amis? Jes, certe, ili amis sian laboron, tamen tian ŝi ja ne havis. Eble ŝi intencis fari ion. Ĉiun vesperon ŝi legis la gazeton, k iam ŝi legis ion pri «mondlingvo». Ŝi informiĝis k fine ŝi eksciis, ke ĝi estas tre utila k bela. Ĝi estas ankoraŭ tro malmulte konata, oni bezonas personojn, kiuj lernus la lingvon, por poste instrui mem, konigante ĝin. Ŝi pripensis k decidis lerni. Eble ŝi povos ekami tiun laboron. Ŝi vizitis klubon k lernis bone la lingvon esperanto. Post unu jaro ŝi posedis diplomon praktikan k ŝi komencis gvidi kurseton. Nun ŝi estas feliĉa, nun la lingvo esperanto estas ŝia amato, ĉar ŝi tre amas tiun laboron. Ŝi estas fiera pro tio, ke ŝi povas helpi la homaron je interalproksimiĝo ĝia. Ho, ŝi estas ege ĝoja!

Karaj geamikoj! Eble troviĝas en nia proksimo iu, kiu ankaŭ ne vere amas ion. Lernigu nian belegan lingvon al tiu persono. Ni diru ĝin al ĉiu el niaj gekonatoj, ĉar mi certigas vin, ke oni povas ami ankaŭ ion alian ol homon. Klopodu sukcesigi la alproksimiĝon de la homoj, disigitaj pro la lingvodiverso, konvinku ĉiun el via proksimo pri la utilo k belo de esperanto. Ili ankaŭ povas esti, almenaŭ fariĝi feliĉaj. Se ili lernos, ili mem certe spertos tion.

K-dino C. v. d. Meulen (16 602).

[REKLAMO p.7] Proverbaro Esperanta laŭ la verko «Frazeologio rusa-pola-franca-germana» de M. F. Zamenhof, aranĝis L. L. Zamenhof. Unu volumo in-8, 82-paĝa. Prezo: 1,50 mk. g. Adm. de SAT.

PRI KORESPONDADO

Ŝajnas al mi, ke la plendo de K-do 10 041 maltrafas. Li eraras, kiam li kvazaŭ opinias, ke virinoj estas necese neseriozaj. La prefero de korespondado inter la malsamaj seksoj estas tute natura. Esp-istoj bone scias la malmulton k gravon de virinoj en Esperantio. Nur ĉirkaŭe 13% el la SAT-membraro estas virinoj. Kia estas la rimedo kontraŭ tiu ĉi malforto? Se ekzistus tiel multaj virinoj inter ni kiel viroj, ĉu ne ĉiuj havus pli bonajn ŝancojn ricevi respondojn al siaj komunikoj?

«Ŝerca k facila korespondado» estas pardonebla peko. Ĉu ni ne ĉiuj kapablas esti jen ŝercaj jen seriozaj? Kial kaŝi sin malantaŭ nesentataj esprimoj? Esperanto liberigas pensojn k sentojn. Se gekorespondantoj ĝojas pri nove trovita libero, ĉu ni rajtas ilin kondamni?

Korespondado kun la t. n. neŭtraluloj estas peko, kiu facile fariĝus virto. Multaj el ili nur estas neŭtraluloj, aŭ ĉar ili neniam aŭdis pri SAT k niaj laboristaj rondoj, aŭ ĉar esti alie estus multloke maloportuna. Ĉi lastajn ni, pli favore lokitaj, povus helpi multe, se ni volus, per alsendo de niaj jurnaloj, libroj ktp. La aliajn, anstataŭ moki, ni devus varbi. Almenaŭ pri unu el la multaj SAT-sekcioj interesiĝus ĉiu homo, kiu iam posedis sufiĉe da energio por eklerni nian lingvon.

Mia konsilo estas korespondi kun ili, precipe kun la virinoj, k tiel interesi ilin je nia Asocio, jurnaloj, literaturo ktp. Nia SAT estus pli potenca, se la nuna plimulto estus tiu de virinoj. «La mano, kiu lulas la lulilon, regadas la mondon.»

16285, Usono.

KONTROLU VIAN BIBLIOTEKON

Verŝajne la plejmulto el la lokaj lab. esp-istaj grupoj, posedas propran bibliotekon je dispono de siaj membroj, por ke la komencintoj per libroj lernadu k ekzercu k la progresantoj perfektiĝu en la lingva uzado. Sed ĉu la stato de tiuj bibliotekoj ĉiel estas kontentiga? Laŭsperte kelkloke oni preferas la aĉeton de romanoj k rakontoj, aliloke superregas la serioza aŭ politika literaturo. Tio dependas ofte de la persona gusto de l’ gebibliotekistoj. Tamen ni kiel laboristaj esp-istoj ne malhavu fundamentajn eldonaĵojn pri nia movado, ekz. «La laborista esperantismo» de K-do Lanti, aŭ similajn broŝurojn. Tiajn libretojn nepre devas havi ĉiu lab. esp-ista biblioteko. Ne diru, ke la grupanoj ne emas legi tiujn faklibrojn, sed deziras pli facile legeblajn verkaĵojn. Eĉ se neniu postulus ilin, ni ne ignoru nian fakliteraturon. Kontraŭe ni povas zorgi, ke la faklibroj estas legataj per rekomendo ilia al la membraro. Sed unue oni devas havi ilin, la intereso poste sekvos per si mem. Do, Gek-doj, kompletigu vian grupan bibliotekon!

F. S. (16 362).

TRA LA MOVADO

KRONIKO

AŬSTRIO. Vieno. La 22. 5. okazis bonsukcesa kursfinfesto ĉe la XVI-a grupo kun 230 p. La 3. 7. parolis la verkisto J. Baghi antaŭ ĉ. 150 Gek-doj pri sia nova romano. — FINNLANDO. Lab. Esp. Societo en Tampere «Antaŭen» aranĝis je 8. 6. publikan feston kun esp. ekspozicio. Paroladis K-do Kostiainen k s-o Setälä pri esp-o. SAT-libroj estis vendataj. La finna ŝtata lekcia komitato asignis helpon de 200 fmk. por esp. lernado ĉe «Antaŭen». La monhelpon peris Lab. Kleriga Asocio, k por la sumo la asocio mendis lernolibrojn. En aŭtuno okazos novaj kursoj. (5095.) — GERMANIO. Chemnitz. Elektiĝis novaj LEA-grupestro (K-do Bennewitz, 2378) k SAT-peranto (Klinger, 2401). Oni decidis koresp. kolektive kun alilandaj lab. esp. grupoj. Fine de junio la LEA-distrikto aranĝis semajnfinan kurson kun priesp. paroladoj, ekzamenoj, kursgvidado k efika propagando. Partopr. 25 p. Distriktkonferenco okazos 10. aŭg. en Aŭerbaĥ i. V. (sporthejmo). Tagordo gravega. — SOVETIO. Leningrad. En Domo de Medicinlaborantoj okazis 4-monata kurso kun 9 membroj. Tiea rondeto el medicinistoj k pedagogoj havas 16 anojn. Dum somero estas preparata aktivularo k gvidantoj por la aŭtun-vintra periodo. Eksterl. medicinistoj k pedagogoj skribu pere de K-dino A. Petrajickaja, Injernernaja 9, Domo de Medicinlaboranto, Leningr. — Ŝaĥti (Nordkaŭkaza reg.). Post transloĝiĝo de l’ respondeca sekr. K-do Savenko al Ŝaĥti tie komenciĝis vigla laboro. Oni disvastigis literaturon (lernilojn) por pli ol 300 rbl. En 11 lokoj de l’ distrikto estas nun firmaj bazoj por laboro. Plej gravaj Sulin, Liĥaja, Zverevo k minejoj ĉirkaŭ Ŝaĥti, kie laboras fervoraj K-doj (en Sulin Melnikov, estro de lab. universitato). 24./25. VI. okazis unua distr. konferenco kun kelkdeko da delegitoj. K-do Levenzon raportis pri SAT k ĝiaj taskoj. Oni esperas povi efektivigi nedevigan enkondukon de esp. en ĉiuj distriktaj lernejoj. — Kupjansk (Ukrainio). Dum junio K-do Lingel lekciis 18-foje en lokaj kluboj, institucioj k lernejoj. Organiziĝis rondeto (25 p.) en Distrikta Plenumkomitato kune kun poŝtoficejo. Kurso 10-taga sukcese finiĝis. (5087.) — Brjansk. Dum aprilo finiĝis kursoj aranĝitaj de K-do Lingel. — Sudak (Krimeo). Dum majo K-do Lingel dufoje paroladis pri esp-o en loka klubo k organizis kurson el medicinistoj (25 p.).

— pàgina 8 —

514 SENNACIULO

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Raymond Schwartz, Anni k Montmarte. Romano. Ilustraĵoj de R. Laval. Esperantista Centra Librejo, 51, rue de Clichy, Paris, 126 pĝ. Form. 12,5×16 cm. Prezo: 12 fr. fr.

En la amuza k sprita maniero, kiu karakterizas la aŭtoron, li prezentas al ni la vivon en Monmartr (Montmartre), tiu Pariza kvartalo fama pro sia noktvivado. Sian deziron konigi al ni la multkoloran, de ekscesoj saturitan atmosferon de tiu loko, li kontentigas sub la formo de per si mem sufiĉe senartifika k banala «romano»: per iu hazardo naiva, bigote edukita virgino el plej malprogresema parto de Germanio (Orienta Prusio) trafas la monduman vivon de Monmartr kun ĉiuj ĝiaj delogoj, diboĉadoj k malvirtoj. Ŝi nekonscie facile «paŝas sur la glita vojo de l’ peko», falas en manojn de kokain-kontrabandistoj k publikulinoj k fine elsaviĝas nur per la helpo de «bonkora maljunulo», kiu en la servo de l’ sekretpolico ŝtelobservas la aktorojn de l’ noktvivaj dramoj. Ĉirkaŭ tiu temo plektiĝas tre vivplena priskribo de l’ medio; la usonaj bonvivuloj, la kaŝvendistoj, la virinmerkato estas lerte pentritaj. Lia lingvo estas bona, fleksebla, tamen ne sufiĉe liberiĝas el la franca esprimmaniero; ekz. la vorto «senblage», se uzata, meritus almenaŭ piednotan klarigon, precipe ĉar «blago» ankoraŭ ne eniris la ordinaran lingvouzon. Plurajn aliajn neologismojn permesas al si Ŝvarc: taksio (p. 31,70) = luaŭtomobilo, ŝrumpi (p. 100) = malŝveli, sekiĝi, pudoro (p. 102) = hontosento, pimpanta (p. 35) = ? Certe la libro estas pliriĉigo de l’ originala esp. literaturo.

N. B.

Tricent Jaroj da Historio Bostona de Norman W. Frost. Havebla ĉe The Esperanto Association of North America, Fort LEE, N. J., Usono. 24 pĝ. Form. 11×15. Prezo nemontrita.

Okaze de tricentjara jubileo de l’ usona urbego Boston estas priskribita ĝia historio en tiu ĉi broŝuro, la ekkoloniigo de Novanglio, la militoj anglo-francaj ktp. Bedaŭrinde la esp. stilo estas terure malbona, k ni renkontis eĉ tute nekompreneblajn frazojn, kiel: «Sudokcidenta Anglujo entreprenadis maron» (p. 5). Ankaŭ tre malbela k ĝena estas la konstanta uzo de l’ sufikso -ad.

N. B.

Esperanto por persoj. Verkita de Bahmen Ŝidani. Dua eldono. 136+70+XVI pĝ. Form. 11×17. Prezo: 5 sv. frk. Havebla pere de UEA, 1, rue Tour de l’ Ile, Genève. Svisio.

Gramatiko k vortaro por persoj, kun multaj ekzerco-tekstoj, sed bedaŭrinde ankaŭ multaj preseraroj en la esp. teksto. Sur la kovrilo ni trovas ankaŭ la adreson de SAT kun mallonga klarigo perslingva.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»: The Workers Monthly, Wimbledon, julio, El lando de senlab. k krizo (288), Kansan Lehti, Tampere, 21. 6., Tago el mondmilito.

Priesper. artik. k notojn enhavis: Kansan Lehti, Tampere, 19. 4., 2. 5., 7. 6., 10./12. 6. (trad. k verkis 5095), Signalen, Stokh., 26. 6., Vanguarda Operaria, Porto, 15. 6., D. Volkslehrer, Langensalza, 22. 6., El Socialista, Madrid, 25. 6., Daily Worker, London, 4. 7., Münchener Post, 30. 6., Le Socialiste, Villejuif, junio/jul., Rebellion, Madrid, 14. 6., 28. 6. (speciala rubriko en esp. de la Lab. Esp. Grupo Madrida), The Labour Woman, London, julio (rubr.), Svenske Järnvägstidningen, Stokholmo, 1. 7. (rubr.).

Pri SAT-Kongreso raportis: Het Volk, Amsterd., 26. 6.

Peresper. materialon enpresis: Neue Zeitg., München, 23. 6., Krasni Altaj, Barnaul, 11. 6.

INTERNACIA AFIŜ-EKSPOZICIO

[BILDO p.8 | 52,46,65,70] Abstrakta grafikaĵo: granda nigra formo kun vertikalaj blankaj strioj, kiel stiligita afiŝo, dekstre de la anonco.

En aŭtuno de l’ kuranta jaro, la Lab. Esp.-Grupo Leipzig aranĝos grandan ekspozicion kun la titolo:

«LA POLITIKA AFIŜO EN LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO».

Por sukcesigi tiun ĉi entreprenon, ni petas ĉiujn SAT-aktivulojn, sendi al ni la plej belajn k efikajn afiŝojn eldonitajn de lab. partioj, kooperativoj, profunuiĝoj (sindikatoj), kultur- k sport-asocioj. Ĉiuj tendencoj estu reprezentataj! Teksto-tradukoj k klarigoj pri la ideo de l’ afiŝoj akompanu la sendaĵojn, kiuj alvenu plej malfrue je 1. 10. 30.

Laŭdezire ni repagos la elspezojn k resendos la materialon. Krome ni rekompencos la klopodojn per transsendo de kongresmemoraĵoj de nia Naŭa.

Valorajn sendojn ni ankaŭ rekompencos per libroj aŭ monaj repagoj, laŭ la financa profito de la ekspozicio.

Ĉiujn sendaĵojn direktu al K-do P. Grünberg, Leipzig S 3, Klemmstr. 6/ptr.

NEPRE LEGU!

La 30-an de aŭgusto okazigos la Laborista Esperanto-Grupo Seifhennersdorf gravegan propagand-ekspozicion kun lumbild-parolado. Ĉiuj grupoj, kolektivoj k K-doj estas petataj helpi al ni, tuj sendante esp-aĵojn, leterojn, fotojn, PK. La K-doj, kiuj ricevis la leteron datitan de 12-an de febr. estas petataj tuj respondi la demandojn. Al ĉiuj sendontoj ni respondas senprokraste. — Adr.: Arthur Guhr, Seifhennersdorf n-o 190 (Germanio).

La Novjorka kompartia organo en la juda lingvo, la ĉiutaga gazeto «Frajhajt» («Libereco») petas esp. laboristajn korespondantojn de ĉiuj landoj skribi al ĝi pri jenaj temoj: labor- k vivkondiĉoj de laboristaro, agado de revoluciaj k reformemaj profunuiĝoj, manifestacioj, strikoj, blanka teroro ktp. Ŝatas ricevi gazetojn, flugfoliojn k afiŝojn. Numero kun presitaj artikoloj sendotaj al la aŭtoroj. — Skribu laŭ adr.: «Freiheit», 30, Union Square, New York City, aŭ laŭ adr. de l’ tradukanto: M. Oholiav, 471, Chester St., Brooklyn, N. Y.

KORESPONDADO

FRANCIO

K-do Coll (7998) sciigas al siaj gekorespondantoj, ke dum periodo de 1. 8. ĝis 20. 9. li respondos al neniu, pro foresto de sia hejmo.

SOVETIO

K-dino Valentino Buŝmarina, Tver, Ptaŝkino boloto, n-o 45, kor. kĉl, pri ĉ. temoj PK.

ENHAVO

paĝo
El Londono 507—08
La okazintaĵoj en Egiptio 508
Plio pri jurnalismo en Britio 509
Industrio kaj milito 509
Pri la «Letero el Italio» 509
La klasbatalo tra la mondo 509—10
Mastroj deziras socialismon 510
Pro Dostojevski 510
Mi volas scii 510
Sennaciula Scienc-Kultura Paĝo 511
Tra Esperantio 512—14

Abontarifo al Sennaciulo: (La unua nombro montras jarabonon por membroj de SAT, la dua en krampoj montras la jarabonon por nemembroj. Ni ankaŭ akceptas ¼-jaran abonon.) Argentino, pes. 5 (6); Aŭstrio, ŝil. 10 (12); Belgio, belgoj 10 (12); Brazilio, milrejs. 15 (18); Britio, ŝil. 8 (9); Bulgario, lev. 200 (250); Ĉeĥoslovakio, kr. 50 (60); Danio, kr. 8 (10); Estonio, kr. 7 (8); Finnlando, mk. 70 (80); Francio, fr. 35 (40); Germanio, mk. 8 (9); Hispanio, pes. 10 (12); Hungario, peng. 8 (10); Italio, lir. 40 (45); Japanio, jen. 4 (5); Jugoslavio, din. 100 (120); Latvio, lat. 8 (10); Litovio, lid. 15 (20); Nederlando, guld. 5 (6); Norvegio, kr. 8 (9); Polio, zlot. 12 (15); Portugalio, esk. 35 (40); Rumanio, lej. 300 (350); Sovetio, rubl. 4 (4,50); Svedio, kr. 8 (9); Svisio, fr. 10 (12); Usono, dol. 2 (2,50). — Ponumera prezo estas: 0,20 mk. g. = 0,25 fr. svis. MONON ONI SENDU: rekte al la Administranto de SAT, Richard Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig-O 27 (Germanio), poŝtĉek-konto 6835 aŭ pere de unu el la jenaj poŝtkontoj, ĉiuj je la nomo de R. Lerchner: Bruxelles, 227 848 — s’Gravenhage, 142 084 — Praha, 501 007 — Stockholm, 4268 — Warszawa, 191 335 — Wien-D, 137 725 — Zagreb, 40 040 — København, 14 938 — Zürich-VIII, 15 929 — La francianoj pagu al Sennacieca Asocio Tutmonda, 23 rue Boyer, Paris-XX, per la poŝtkonto 1234—22. — La sovetianoj al CK de SEU, poŝtkesto n-o 630, Moskvo. En landoj kie ni ne havas poŝtkontojn, oni pagu per ŝtataj monbiletoj en registrita letero.

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

Núm. 308, 28 d’agost de 1930

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

6-a JARO, N-o 308 — LEIPZIG, 28./8. 1930

[BILDO p.1 | 26,5,70,15] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, antaŭ terglobo kun meridianoj kaj paraleloj.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

GIORDANO BRUNO — MARTIRO DE L’ LIBERA PENSO

Ne decas, ŝajnas al ni, malatenti per silento en «S-ulo» pri memordato, iom malproksima en la pasinto, sed malgraŭ tio ne malpli emociiga k instrua por ni. En ĉiuj jarcentoj mortis herezuloj por siaj ideoj, kiam ili malkaŝe elpaŝis kontraŭ dogmoj k kontraŭ la institucioj, kiuj predikas k disvastigas dogmojn. Bruno estas nur unu el multaj, sed unu el la plej admirindaj. RED.

Kiel admonanta flamsignalo por ĉiuj liberaj spiritoj lumas el la pasinto en nian ankoraŭ ĉiam tiel malluman tempon la lignoŝtiparo de Giordano Bruno, kiu estis bruligata je 17. februaro 1600 laŭ la ordono de l’ katolika eklezio. Unu el la plej bonaj, plej liberaj k plej kuraĝaj viroj ĉesis vivi antaŭ 330 jaroj sub la manoj de l’ ekleziaj ekzekutistoj. Kiel bando da sangavidaj lupoj la altranga pastraro ĵetis sin sur tiun ĉi viron, kies korpon ĝi povis detrui, sen ke ĝi sukcesis ekstermi liajn pensojn.

Hodiaŭ ni apenaŭ povas imagi, ke la doktrino de Koperniko, kiu aperas al ni ĉiuj tiom memkomprenebla, iam plej akre ekscitis la spiritojn, ĉar ĝi ja renversis ĉion malnoviĝintan k forpuŝis la homon el lia pozicio kiel centro de l’ universo k fincelo de l’ kreado. La sango de multaj martiroj gluas je la nova doktrino, ĉar temis supervenki gigantan malamikon, arkaiĝintan mondkoncepton, kiu intime estis kunligita kun la plej granda politika potenco de l’ epoko, kun la potenco de l’ eklezio, kiu timis nenian rimedon por ekstermi siajn kontraŭulojn. Sed la novaj ideoj estis pli fortaj ol la reakcio.

Unu el la plej grandaj k entuziasmaj batalantoj estis Giordano Bruno, kiu en la jaro 1548 naskiĝis en Nola. Lia deveno ne estis tre nobla, ĉar lia familio estis malriĉa. En la 15. vivjaro li eniris kiel novico la monaĥejon de l’ sankta Dominiko en Napoli, tre verŝajne, por povi dediĉi sin malgraŭ sia malriĉo al la sciencoj. En tiu ĉi monaĥejo li pasigis 13 jarojn. Estas kompreneble, ke tiel liber-ama genio jam frutempe devis ribeliĝi kontraŭ la spirita devigo de l’ monaĥeja vivo. Baldaŭ ankaŭ ekokazas interpuŝiĝoj kun la estroj. Tro malvasta k tro malgranda fariĝis la mondo de l’ mezepoko, «kiam la admonanta vorto de Koperniko frapis al la pordo de lia junula animo». Per liberaj opiniesprimoj k per la legado de malpermesitaj libroj li fariĝis suspektata. En la jaro 1575 la provinca estro de lia kongregacio prezentis gravan akuzon kontraŭ li pro herezo. Ĉi tiu aperis al Bruno kune kun personaj malamikaĵoj de malbonintencaj kunkongregacianoj tiel danĝera, ke li forkuris de Napoli al Romo, por sin mem defendi ĉe la prokuroro de l’ kongregacio. Sed malbonaj sciigoj sekvas lin; malpermesita libro estas trovita, kiun li estis ĵetinta antaŭ la forkuro en sekretejon de la monaĥejo. Li nun demetis la monaĥan kostumon k vagis kiel privatinstruisto tra la italaj urboj. En Genovo la forkurinto unuafoje haltis. Ĉi tie li havis okazon observi la tutan degeneron de l’ religio, kiu akuzis k persekutis lin kiel herezulon. Ĝuste estis solenata grava eklezia festo k la monaĥoj de Kastelo (Castello) elmontris sian plej sanktan relikvaĵon, nome la laŭdiran voston de l’ azenino, kiu portis la Sinjoron dum lia lasta paska vojaĝo. La kredema popolo alpremiĝis al la silkokovrita sanktaĵo, k la monaĥoj kriis kiel la foir-marĉandistoj: «Ne tuŝi! Kisu ĝin! Estas la relikvaĵo de tiu sankta azenino, kiu estis konsiderata digna porti nian Disinjoron de la Olemonto al Jeruzalemo. Odoru ĝin! Kisu ĝin! Prezentu almozojn! Vi ricevos centoble k akiros la eternan vivon!» Naŭzita de tio Bruno skribis tiam soneton kontraŭ la malklero k nepensemo, por scienco k racio, en sian taglibron.

Sed nenie la rifuĝanto estis ŝirmita. Ĉie embuskis la spionoj de l’ inkvizicio. Tiel li, la filo de l’ sudo, estis pelata trans la alpojn en la malserenajn nordajn landojn. En Ĝenevo, la fortikaĵo de l’ Kalvinismo k la rifuĝejo de multnombraj italaj protestantoj, li trovis okupon en la presejoj. Sed la espero de Bruno, esti atinginta sidejon de religia libero, estis maldolĉe trompata. Ĉar li rifuzis ĉiujn konvert-altrudojn k eĉ havis la kuraĝon ataki la opiniojn de iu Ĝeneva filozofi-profesoro per malgranda pamfleto, la eklezi-estraro malliberigis lin kaj la presinton de lia skribaĵo. Tri monatojn poste li skuis de siaj piedoj la Ĝenevan polvon.

Senripoze li migris, serĉante panakiron, tra Svisio k Francio ĝis Anglio. En la domo de l’ franca ambasadoro Mikaelo de Kastelno (M. de Castelnau) li travivis la plej feliĉan tempon de sia vivo k du jaroj da ripozado k paco produktis senmortajn verkojn. Per verko pri la memor-arto li akiris al si la instru-rajton ĉe la universitato de Oksford. Dum granda universitata soleno li profitis la okazon, por varbi en ampleksa disertacio por la kopernika mondsistemo. Sed li havis kontraŭ si la tutan Oksfordan profesoraron. Mezepoko k moderno interduelis. Kiam la Oksfordaj profesoroj ne sukcesis refuti la opiniojn de l’ malagrabla noviĝulo, ili prenis la lastan rimedon k malpermesis al li la instruadon. En lia publikigo «Cindromerkreda manĝo» Bruno tiam atakis plej akre la anglajn vivkondiĉojn k defendis per entuziasmaj vortoj la kopernikan mondsistemon.

Pensante pri Koperniko Bruno

— pàgina 2 —

516 — SENNACIULO

sentis sin kvazaŭ liberigita de katenoj. Kristalaj sferoj ĝis nun estis ĉirkaŭbarintaj la universon kiel malliberejaj muroj. Nun ili disrompiĝis k la kosmo fariĝis granda k vasta. Nur en la lasta sun-stela sfero la kopernika sistemo trovas limon. Sed la univers-ampleksanta spirito de Bruno disbatis ankaŭ tiun k metis kun admirinda antaŭsentemo la malproksimajn sun-stelojn kiel sunojn similajn al nia Suno en la senfinan universan spacon.

La senfine multaj mondoj sur la ĉielo, tiel instruis Bruno, estas ĉiuj similaj inter si. La miloj da sun-steloj, kiujn ni vidas brileti ĉe la nokta firmamento, estas sunoj, ĉirkaŭ kiuj planedoj rondiras, kiel ĉirkaŭ nia Suno. La substancoj, el kiuj kunmetiĝas la astroj, estas ĉie la samaj. Sed ankaŭ la ekzistokondiĉoj sekve ĉie estas la samaj, k ĉiuj malproksimaj k proksimaj planedoj devas esti loĝataj kiel nia Tero. Kion la scienco, la spektra analizo, esploris k instruis preskaŭ tri jarcentojn pli malfrue, tion la filozofo estis antaŭvidinta.

La multnombro da loĝataj mondoj estas kontraŭdira al la instruoj de l’ eklezio k biblio k Bruno sciis, ke la eklezio lin tial persekutas kun nepacigebla malamo. Tiel li restis ekzilito en malserena nordo. Sed la sopiro al lia hejmo, al la blua ĉielo k la varmiga suno, ne forlasis lin k iĝis tiel forta, ke ĝi malfortigis la voĉon de l’ racio. Nobelo, Giovanni Mocenigo estas la nomo de l’ malnoblulo, skribis al Bruno k logis lin al Venezio, pretekste por ĝui lian instruon. Ĉar Bruno estis en financa malbonstato, li sekvis la inviton.

En la nokto al 22. majo 1592 la nobelo kun ses viroj penetris en la dormoĉambron de lia instruisto k malliberigis lin. Komenciĝis peniga proceso. Bruno defendis sin kun suda temperamento. Sed la inkvizicio estas surda, se ĝi ne volas aŭdi. Oni celis lin rezignigi k minacis lin per la torturo. Oni transportis lin de Venezio al Romo, kie li ok jarojn estis tenata en karcero. Pri la juĝ-traktadoj nenio estas konata. Sed dum la longjara karcera restado kreskis la forto de spirito k karaktero de Bruno. Kio estas sorto de unu homo, se miloj da vivon donantaj sunoj moviĝas en la universo? Kion signifas malgranda homvivo, se temas batali por granda, mondliberiga ideo? Tiel li akiris la forton necedeme konfesi por sia instruo. Kaj lastfoje starante antaŭ siaj juĝistoj, li parolas aŭskultante la verdikton kun trankvila seriozo: «Kun pli granda timo vi konigas la verdikton, ol mi akceptas ĝin!»

En la 17. februaro 1600 Bruno suriris la en Romo starigitan ŝtiparon. La papo festis sian jubileon. Multnombraj pilgrimantoj el ĉiuj landoj ĉeestis en la Eterna Urbo. La plej altrangaj eminentuloj de la katolikaro amuziĝis, arigitaj ĉirkaŭ sia ĉefo, la anstataŭanto de Kristo, ĉi tie pri la agonio de l’ filozofo. Sed nenia krio eliĝis el li, k kiam iu el la ekzekutistoj tenis antaŭ liaj okuloj krucon, li deturnis sian kapon kun muta malestimo.

Tiel mortis la «princo de l’ herezuloj», unu el la plej bonaj homoj k plej grandaj filozofoj. Sed liaj pensoj vivas ankoraŭ . . .

Kompiltradukita laŭ artikolo de E. Krug en germanlingva revuo «Der Freidenker» (La Liberpensulo).

Fakpaĝo mankas en tiu ĉi n-o, ĉar ni ne ricevis ĝis redaktfino la koncernan materialon.

ĈU ESTONIO RICEVOS NOVAN KONSTITUCION?

SAT-ano 15 428, Pärnu

Fort-potenca prezidanto anstataŭ nuntempa demokrata ŝtatestro. — Reakciaj partioj laboras harmonie por ellabori novan, reakcian konstitucion

Jam delonge kelkaj dekstraj partioj en Estonio esprimis sian malkontenton pri la konstitucio de l’ ŝtato. Laŭ la nuna konstitucio Estonio ne havas prezidanton kun tiel forta potenco, kiel ekz. en Finnlando, Germanio ktp., kie la prezidanto havas rajton disigi la parlamenton, kiam li tion deziras. Nia «Riigivanem», traduke «ŝtatestro», estas elektata de l’ parlamento. Se li plu ne plaĉas al la parlamento, ĉi tiu havas rajton elekti novan ŝtatgvidanton k eksigi la malnovan. Resume — nia ŝtatestro estas absolute dependa de l’ parlamento, ĉiuj liaj ordonoj havas nur post la sankcio de l’ parlamento ekzisto-rajton. Tial ankaŭ ofte okazas, ke jam post kelkaj monatoj estas elektata nova ŝtatestro.

Tia situacio tute ne plaĉas al la dekstruloj, kiuj ankoraŭ sonĝas pri fort-potenca reganto k alt-estimas Musolini, Pilsudski, Horti k aliajn siajn samideanojn. En niaj burĝaj gazetoj jam antaŭ kelkaj jaroj oni montris, kiel Italio, Polio, Litovio k Hungario floras sub regado de siaj potencaj diktatoroj, k preskaŭ malkaŝe la reakciuloj multfoje montris al unu el estonaj politikistoj-generaloj: «Rigardu, li estas la Savinto, kiu povus ankaŭ en nia lando regi same, kiel Musolini, Pilsudski k Horti en siaj landoj.»

Tiuj pensoj pli proksimis al realiĝo antaŭ la elekto de nova parlamento en fru-printempo de l’ nuna jaro, kiam la politikisto k generalo Laidoner publike deklaris, ke li ne lasas sin denove elekti en parlamenton, antaŭ ol la konstitucio de la ŝtato estos ŝanĝita. La plej granda dekstra partio — la kamparana partio, kies plej eminentaj gvidantoj estas eks-ŝtatestroj Päts, Teemant k. a., deklaris al la popolo antaŭ la elekto de nova parlamento dum publikaj kunvenoj, ke ilia plej grava tasko en nova parlamento estas ellabori novan konstitucion kun antaŭvidita fort-potenca prezidanto, kiu havus rajton disigi la parlamenton k estus elektata por pli longa tempo.

Preskaŭ samon esprimis ankaŭ la nacia partio, kies ĉefo estas konata eks-ŝtatestro Jaan Tõnisson.

Sed ŝanĝi la konstitucion de la ŝtato en Estonio rajtas nur la popolo mem, k por tio oni bezonas konsenton de preskaŭ du trionoj el la elekto-rajta popolo. Tia estas tre malfacile ricevebla, ĉar la du nomitajn partiojn subtenis en baloto nur 33% el la popolo. Tial dum lasta duonjaro estonaj reakciuloj entute ne tuŝis publike la demandon pri ŝanĝo de l’ konstitucio, sed ili serĉis al si sampensantojn. Antaŭ la komenco de l’ somer-ripozo parlamenta estis aranĝita kunveno inter dekstraj partioj, por solvi la problemon pri ŝanĝo de l’ konstitucio, sed ankoraŭ tiu kunveno ne donis rezultojn, ĉar ĉiu dekstra partio havis siajn planojn k proponojn pri nova konstitucio k prezidanta instanco.

Iuj deziris prezidanton laŭ modelo de germana respubliko — kun malforta potenco, aliaj deziris doni al li potencon de Musolini. Tamen la planoj en sia komuna parto estis egalaj, k dum somero oni daŭrigas la ellaboradon de l’ nova konstitucio en la marurbo Pärnu, kiu estas la plej ŝatata ripozloko de l’ estona burĝaro. Tial ankaŭ la ĉefoj elektis speciale tiun lokon por ellaboro de nova konstitucio, por ke ili povu esti kune dum la tuta somero sur belega marbordo k tie pritrakti sur blanka strand-sablo la gravajn politikajn problemojn. Pli frue la tiel nomata «Labor-partio» tute kontraŭis al la prezidanta instanco, sed nun ĝi eĉ postulas prezidanton kun tre forta potenco. Estu menciite, ke tiu «Labor-partio» tute ne estas laborista nek socialista partio, sed tute dekstra k burĝa partio, konsistanta el komercistoj, akciuloj k fabrikposedantoj, kiu nur uzas la belegan nomon «Labor-partio» por ŝteli la voĉojn de laboristoj dum balotoj. Nun kun ĉiu nova baloto la partio degelas k havas nun en la parlamento nur 8 reprezentantojn. Tamen la nuna

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 517

ŝtatestro apartenas al la «Labor-partio», k la partio, kiel meza partio inter dekstraj k maldekstraj partioj, ludas gravan rolon en la politika vivo de Estonio. Nun tiu partio ankaŭ havas siajn proponojn pri nova konstitucio, k aliaj dekstraj partioj estas devigataj atenti tiujn proponojn.

Estas ankoraŭ tro frue aserti, ĉu el la strando de belega urbo Pärnu Estonio ricevos sian novan konstitucion. Tamen fakto estas, ke ĉiuj dekstraj politikistoj, ĉefoj de dekstraj partioj, s-oj Tõnisson, Päts k la urbestro de Pärnu, s-ro Kask, kiu apartenas al la «Labor-partio», nun harmonie kunlaboras por ellabori plej reakcian konstitucion.

Se vere ili sukcesos, la estona laboristaro estos ankoraŭ pli multe subpremata politike k ankaŭ ekonomie. Jam nuntempa dogan- k impost-politiko de l’ registaro celas pliriĉiĝon al kapitalistoj je la kosto de l’ laboristaro; tial oni povas jam imagi, kia estos la situacio, kiam la tuta potenco apartenos al fort-pugna prezidanta moŝto. Kompreneble la estona socialista partio per ĉiuj siaj fortoj laboras kontraŭ la fi-paŝoj de l’ burĝaro por ne pli suferigi jam tiom suferantan laboristaron.

ROMANTIKAJ LUDOJ

Esperkoro, Kaunas.

Ludoj estas kvietiga rimedo por infanoj, por ke ili ne ploru. Sed la sperto montras, ke la ludoj taŭgas ankaŭ por plenaĝuloj por fortiri ilian atenton de la ĉiutaga mizera vivo.

La faŝista registaro k naciistaj rondoj en Litovio nunjare aranĝas publikajn ludojn okaze de la 500-jara datreveno post morto de la granda duko de Litovio — Vitoldo (Vidaŭtas). La festado de tiu datreveno daŭras tutan jaron. Longaj artikoloj en naciistaj gazetoj, pompaj paroladoj en haloj k sur urbaj placoj, luksa prezentado de konvenaj historiaj dramoj k misterludoj — ĉio ĉi havas taskon sugesti, hipnotigi la amasojn, por ke ili tra la glorplena pasinto ne vidu sian nuntempan mizeron, ekspluatadon k subpremon, ne serĉu kaŭzojn pri tiu mizero k eliron el ĝi. Vitoldo estas glorata kiel sanktulo, kiel Mesio. Por plenigi la analogion, oni skulptis specialan bildon (ikonon) de la Duko, k oni portadas ĝin tra la tuta Litovio, simile kiel dum religiaj procesioj. Ministroj, urbestroj, pastroj k aliaj honorpersonoj partoprenadas la procesiojn por pligrandigi la impreson de la ludo. La administraj oficejoj en provinco havas devon zorgi pri sufiĉa kvanto da rigardantoj. Kelkaj tro fervoraj komunumaj oficistoj ordonadis sub minaco de puno (!) al vilaĝanoj ĉeesti la proksiman urbeton dum trapaso de la Vitolda bildo. Unu el la iniciatintoj de tiu ĉi procesio (pastro J. Tumas) antaŭvidis mem en sia parolado, ke multiuj primokos tiun ĉi ludon, sed «ni tion faras sincere, ĉar ni estas romantikuloj».

Por plenigi la dumjaran festan programon, oni elpensis ankoraŭ memorigon je Tannenberga batalo, festotagon de la patrino de Vitoldo ktp., ktp., k ĉio kun pompo: muziko, prezentadoj, paroladoj. Rigardu, ĝuu la romantikajn ludojn, ho malsata k subpremata popolo, nur ne pensu pri reala batalo por pano k libero!

LA KALEJDOSKOPO DE L’ VIVO

Kontenta detronigito

La persono, kiu estas plej feliĉa pri la lastatempaj okazoj en Rumanio, estas sendube la detronigita juna reĝo Mikaelo, kiu estas naŭjara. Revenante kun la reĝo en la palacon, li diris subite al sia patro: «Mi esperas, ke vi restos reĝo dum tre longa tempo. Tiel mi havos pli da tempo por amuziĝi. Min lacigis la salutado k revuado je trupoj paradantaj. Nun estas via vico fari tion, k mi estas libera por ludi tiom kiom plaĉos al mi.»

La katolikismo en Japanio

La katolikaj agitantoj en Japanio dividis tiun landon en dekdu ekleziajn teritoriojn. La plej grandan influon ili havas en la teritorio (eparĥio) de Nagasaki, kie ekzistas 54 514 katolikoj inter 7 050 000 da loĝantoj. Sume ekzistas en Japanio 92 161 katolikoj k 265 presbiteroj, el kiuj nur 54 japanaj. Tiun ĉi jaron estis presbiterigitaj 5 japanoj. Helpantaj pastroj estas 162 k monaĥinoj 336, el kiuj 137 japaninoj. Sume ekzistas tie 228 preĝejoj k 57 kapeloj, 38 katolikaj lernejoj, 16 orfejoj k 8 kuracejoj. Laŭ «Espero Katolika».

VOJAĜAJ IMPRESOJ

En «S-ulo» n-o 287 mi legas, ke K-do Sidorov (5458) inter aliaj aferoj deziras legi pri vojaĝaj spertoj de eksterlandaj K-doj k kiel ili utiligis esp-on. Mi ne estas maristo, tamen mia metio devigas min vojaĝi. Tiel okazis, ke je la fino de 1925 mi forlasis Brition por plenumi 6-monatan kontrakton en Sud-Ameriko.

Ĉar mi ne estas natura artisto, rilate al vojaĝo, malfeliĉe mi ne povas transskribi la mirindaĵojn de la vasta maro nek la pentrindajn vidaĵojn de la multaj insuloj, ĉe kiuj la vaporŝipego haltis dumvoje. Min pli frapis la frenezo de nia sociordo, tiel kiel ĝi speguliĝas sur pasaĝerŝipo.

La unua klaso okupas tri kvaronojn de la ŝipa spaco. La luksaĵo ĉiurilate superas eĉ tiun de surteraj burĝaj hoteloj. Promenejferdekoj okupas preskaŭ la tutan longon de la ŝipo. Tiel la supera klaso povas ludi k streĉi la krurojn per ĉiutagaj promenadoj. Aliflanke la 2-a k 3-a klasoj okupas la restantan kvaronon. Estas ankaŭ 4-a klaso, sed pri tio mi ne skribos, ĉar la leganto povas imagi al si la kondiĉojn, sub kiuj la malfeliĉaj migruloj devas vojaĝi, kiam mi klarigas, ke oni enŝovas ilin kiel bestojn kun apenaŭ sufiĉe da spaco por spirado.

La disciplino inter la ŝipanaro estas kvazaŭ sama kiel ĉe militŝipoj. Ĉe la dua klaso la kelneroj k aliaj servistoj agis meĥanike, kvazaŭ ili estus aŭtomatoj. Tre malagrable estis al mi vidi tiajn modernajn sklavojn, kies sola ambicio ŝajnis esti ricevi trinkmonon je la fino de la vojaĝo.

Pri miaj samklasaj vojaĝkunuloj mi ne skribos, ĉar kvankam ili devenis el multaj landoj, pro sia etburĝa ideologio ili estis tute malinteresaj. Do, kiam alvenis la lasta tago de l’ 17-taga vojaĝo, k la ŝipego eniris Rio de la Plata (Arĝenta Rivero), sur kiu troviĝas Bonaero (Buenos Aires), mi estis kontenta. Ĉi tie mi deziras atentigi la legantojn, ke tute ne similas al sia nomo la supre menciita rivero: fakte ĝi estas malklara, malbela rivero.

Enirante la havenon oni vidas belajn konstruojn k grandan aktivecon. Jen nova, juna respubliko, vigla k plena je energio, mi pensis. Jen la promesita lando! Sed baldaŭ mi seniluziiĝis. Post fera palisaro staris homamaso atendanta la alvenon de la vaporŝipo. Du policanoj gardostaris ĉe la enirejo por malpermesi surkajiĝi. Ekscititaj homoj atendantaj parencojn argumentis k pledis permeson eniri. Kun miro mi rigardis, kiam subite dramo okazis.

Iu senpacienculo forte puŝis k tiel eligis la ĉapelon de unu el la policanoj. Ĉi lasta sentante sian dignon vundita, rapide turniĝis k levante la brakon, en kiu li tenis bastonon, atakis la plej proksiman de la dense ĉestarantaj homoj, maltrafis, tamen, la de li supozitan kulpulon k frakasis la kapon al apudstaranta virino!

Sabate, la tagon post mia alveno, mi partoprenis ĉe kunveno de l’ Argentina Esperanta Asocio. Ĉeestis

— pàgina 4 —

518 — SENNACIULO

LA MOHIKANOJ DE L’ MALBENINDA ESTINTO

Ili ne estas kontraŭrevoluciaj aktivuloj, organizantaj konspirojn: ili deziregas la revenon de l’ caro, sed ili estas tro timemaj por ia agado. La personoj, pri kiuj mi hodiaŭ parolas, povas nur murmuri k hurli, sed neniel agi.

Ili estas nekontentaj pri ĉio nova, k ili estas pretaj laŭdi ĉion malnovan. Ili priploras ne nur la disrompanton de iliaj antaŭrevoluciaj idealoj (tio estus memkomprenebla); ne — tuta nuna vivo ne plaĉas al ili, ĉiu bagatelo.

Eĉ naturo antaŭrevolucia estis pli bona, ol nuna! Nunjare ĝis la februaro ni en Leningrada provinco preskaŭ ne havis vintron. Certe, la komunistoj ne estas kulpaj; sed tia okazo pligrandigas la nekontenton de la murmuruloj pri nuntempa vivo! Onidiroj, onidiroj k onidiroj!

— Ĉu vi aŭdis? Sinjorino Golovotjapina veturis al Volgoregiono en vagono, plena da frenezuloj. Kaj ili ĉiuj estas frenezaj pro la kolektivigo . . .

— Ho, dio mia! . . .

— Terura vidaĵo! Ĉiuj parolas pri sama temo, tuta vagono deliras . . .

La interparolantaj «sinjorinoj» (vorto «sinjorino» inter la revoluciuloj estas insultvorto, sed «murmuruloj» ĝin uzas en antaŭrevolucia signifo) ne povas kompreni, ke se eĉ ekzistus tia freneza vagono, tamen la fervoja administracio neniam lasus veturi en tiu vagono «sanan» Golovotjapina-n.

— Ho, teruro, — diras alia «sinjorino»: — s-ino Svinkina rakontis al mi, ke s-ino Korzinkina ricevis poŝtkarton kun novjara gratulo — k ŝi devis pagi monpunon.

— Nu, ĉu vere?

— Jes, jes, tio estas fakto.

— Ho, teruro! Ho, malbenindaj komunistoj!

Tiajn interparolojn vi povas aŭdi en la hejmoj de l’ etburĝoj ke eĉ de parto de la malnova intelektularo.

Kelkaj «sinjorinoj» kunvenis por

[BILDO p.4 | 39,20,64,44] Karikaturo: grandega barba kamparano en longa ĉemizo kun zono kaj en ŝnurligitaj ŝuoj forsvingas per la manoj etajn figurojn, kiuj flugas ĉirkaŭ li kaj falas teren; ĉe liaj piedoj rompitaj ŝtupetaroj kaj kuŝantaj figuretoj. Subskribo: Rusio vekiĝas. (Bildo el la jaro 1917)

festi la nomtagon de iu amikino. La interparolo estas ordinara: ili insultas la projekton de nova gramatiko (kiun ili malbone konas — k tial fantazias mokeginde) k de latina alfabeto.

— Sed kie estas Peĉjo? — demandas iu.

— Li foriris en la infanan kunvenon.

— Ha-ha-ha! Verŝajne estas tre interesaj tiuj kunvenoj!

— Ho, certe! Pri kio ili tie parolas?

— Mi ne scias. Verŝajne por la malpligrandigo de l’ lernotago? Aŭ pri siaj instruistoj, ĉu ili estas bonaj, aŭ ne?

— Ha-ha-ha! Aŭ por ke la estraro donu al ili senpage bombonojn?

— Aŭ kontraŭ la gepatroj?

— Ho, infanaĉoj!

— Tuta Rusio frenezas, eĉ la infanoj!

— Post la kunveno okazos kino.

— Verŝajne, la infanoj ĉeestas la kunvenojn nur por kino, kiu estas pli interesa, ol diskutoj.

— Ho, certe! Ĉu ili kunvenus por la babilado sen ia interesaĵo? Dum tiu parolado venas bela knabo. La «sinjorinoj» lin ĉirkaŭas.

— Peĉjo, ĉu interesa estis la kino?

— Hodiaŭ kino forestis: la kunveno estis tro longedaŭra, k ni foriris sen kino.

— Kaj pri kio vi parolis dum la kunveno? — demandas iu moketante.

— Ho, estis grava kunveno hodiaŭ, — respondas Peĉjo, ne komprenante la moketon: — Ni havas kelkajn lernantojn, kiuj studas malbone; k ni decidis helpi ilin, por ke ili studu bone.

La «sinjorinoj» silentas: ili pli volonte ekaŭdus alian respondon. Sed ne ĉiam iliaj deziroj estas plenumataj . . .

*

Ho, volu murmuri k hurli la «gesinjoroj»! Ni ne timas ilin, ĉar eĉ iliaj infanoj ofte ne similas ilin.

Nik. Usov, vilaĝo Doriŝĉi, Sovetio.

[REKLAMO p.4] Ĵus aperis! ĴACK LONDON — LA FERA KALKANUMO. Tradukita el la angla de G. Saville. 368 paĝoj. Formato 12×18 cm. Prezo 2,60 mk. g., (bindita 3,50 mk. g.) Mendu tuj ĉe Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27, aŭ Sidejo de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX.

proksimume 14, el kiuj 7 malsamnacianoj. Tamen ni ĉiuj interkompreniĝis sen peno. Ĉar mi trovis, ke la plimulto estas klaskonsciaj K-doj, mi laŭtlegis salutleteron, kiun donis al mi K-do Sherriff en la nomo de la Glasgovaj K-doj.

Post tiu vespero ne mankis al mi amikoj. Mi forlasis la kunvenon kune kun K-do Corral, al kiu mi ŝuldas multajn agrablajn horojn de mia restado en Bonaero. Tamen tuj disiĝi ni ne povis, ĉar tro multon ni havis por rakonti, do ni restadis en kafejo ĝis la 2-a matene.

Dum la du monatoj, kiujn mi pasigis en la argentina ĉefurbo, aŭ unu aŭ la alia K-do kondukis min tra la urbo; tiel mi vidis ne nur la belan, sed ankaŭ la malbelan flankon, kiu estas — nenecese por diri — la laborista kvartalo de la urbo. Dum la rondirado oni prezentis min al sekretarioj de metiunuiĝoj, k tiel ni montris la utilon de esp-o por la laborista klaso. Rilate al virintrafiko, ĉiu strato entenas plurajn publikulinejojn. Ĉi tiuj estas facile koneblaj pro klara lumo, kiu brilas ĉe la enirejo. La virinoj estas ĉefe italaj. Tiel statas en katolika Argentino.

Hazarde mi troviĝis en Montevideo dum la unua Sudamerika Esp. Kongreso (jan. 1926). Multaj artikoloj aperis en la lokaj gazetoj pri tiu okazo; sed ekster tiu reklamo por esperanto la samideana kongreso fiaskis.

Tre amuzis min la agadmaniero de la gvidantoj. Ĉe iu kunveno oni elektis kiel prezidanton aŭ subprezidanton — mi ne bone memoras — pastron, tre sperta esperantisto. Sed ŝajnis, ke li ne povis akcepti sen permeso de la episkopo. Do la komitato devis atendi, dum nia eklezia samideano foriris serĉi lian moŝton k peti permeson. Sed okazis, ke la tutpotenculo ne estis videbla, estis for el la sanktejo; do la komitatanoj devis prokrasti siajn decidojn atendante la ĉielajn benojn.

Tre amuza ankaŭ estis la sugesto de iu diano, ke oni elektu protektantajn sanktulojn por ĉiu sekcio de la kongreso. Kredeble por ŝirmi ilin kontraŭ la malbonaj spiritoj (sendube ni kelkaj SAT-anoj, kiuj partoprenis). Ĉar la ĉeestantaro estis malmultnombra, rezulte estis pli da ŝirmantaj mortaj sanktuloj ol vivaj samideanoj!

Oni sciigis min, ke ĉe la urba katedralo dum la kongreso oni plenumis meson k kantis esperante. Montevideo estas malgranda ĉefurbo; do okazis, ke je distanco de malpli ol kvinminuta promenado de la katedralo troviĝas tuta kvartalo da malvirtaj domoj, kie, dum preĝas la dianoj por savi la homan animon, virinoj devas vendi siajn korpojn por havigi la ĉiutagan panon . . . Tiel mi trovis la kondiĉojn en Sudameriko dum la kristana epoko! S. H. T. (7471).

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA NOVA EPOKO» ★

— pàgina 5 —

SENNACIULO 519

TAGO EL LIA VIVO

Kial tago el lia vivo? Kial ne li mem priskribas sian tagon? La kaŭzo estas tre simpla — li ne havas eblon priskribi sian tagon, kiu destinis la vivon je multaj jaroj inter la grizaj mortigaj muroj de malliberejo . . .

Li estas brava junproleto revoluciema, bona kamarado k fervora esperantisto, kvankam komencanto . . . Loĝante en ĉefurbo de Estonio, Tallinn, al li videbliĝas senjuste malfeliĉa sorto de l’ proletaro ekspluatata de l’ burĝaro. Tio instigas lin serĉi vojojn por liberiĝo el mizero socia . . . Konatiĝo kun revolucia laborista movado malfermas novajn perspektivojn k montras la vojon irotan . . . Lia decido dediĉi sian tutan vivon al idearo de l’ proleta klaso . . . Baldaŭ oni konas lin kiel unu el fervoregaj junaj revoluciuloj. Kvankam komunista partio en Estonio leĝe restas malpermesita, li provas sekrete havi kontakton kun «subplankaj» komunistaj laboristoj.

En jaro 1924 li estas jam 16-jara k aktive partoprenas revolucian movadon. Kiam tiujare la 1-an de decembro revoluciuloj aktive eliras «surplanken» por ŝanĝi la ekzistantan burĝan reĝimon, li estas unua en la vicoj . . . La provo malsukcesas . . . Fusiloj plenumas sian «devon» kontraŭ ĉiuj suspektitoj, kiuj ne sukcesis jam forkuri trans limon aŭ morti vundite . . . Sed la 16-jarulon tamen la militjuĝistaro ne opinias necesa severe puni. Eble ĝi konsideris, ke la junulo timigita per la tragika sorto de siaj kunuloj provos «korektiĝi» laŭ vidpunkto de l’ bonorda ŝtata moralo . . . Oni kondamnas lin kiel neplenaĝulon «nur» je du jaroj da punkorektejo.

Tamen oni forgesis, ke ekzistas konsciuloj, kiuj ne volas ŝanĝi siajn konceptojn k konvinkojn kiel gantojn k neniam forjetos la interesojn de l’ proletaro. Liberiĝinte li denove dediĉas sian tutan energion por organizado k vigligo de l’ revolucia lab. movado, ĉar post jaro 1924 kvazaŭ granda ruiniga uragano blovis tra la estonia laboristaro konscia, forportante la revoluciemajn aktivulojn ĉu en malliberejojn ĉu en «forgesitajn» sablokavojn . . . Denove sekreta polico kaŝobservadas k kolektadas «kulpigan» materialon por iutage akuzi «ŝtatperfidulon» k malamikon de «patrio kara» . . .

En jaro 1927 estas fondita en Tallinn «Tutlanda Laboristjunula Asocio», kie li partoprenas kiel unu el plej aktivaj gvidantoj k akcelantoj de junlaborista movado. Post kelkaj monatoj oni «ektrovas», ke la asocio (TLA) estas tro komunisttendenca k oni fermas ĝin. Li ne estas tamen provoke arestata, ĉar la polico volas observadi, ĝis la kulpulo sufiĉe estos ŝarĝita per akuza materialo.

Aŭtunon 1928 li devas iri devige militservi en ŝtatajn kazernojn, kie al armeanoj estas inokulata disciplino, tio estas sento de morta obeemo. Sed mucida atmosfero ne povas ekstermi revolucian spiriton. Jam en unuaj tagoj de militservado oni aŭdas lin diri, ke en burĝa militistaro proleta revoluciulo devas lerni kiel manipuli armilojn por poste apliki ilin kontraŭ sia burĝaro . . .

Nun la pacienco de defenduloj de «ŝtataj interesoj» rompiĝas — ili decidas finfine ĉesigi ĉian influon de tia nesanigebla politika «krimulo». Laŭ ordono de l’ ministro por internaj aferoj distrikta milittribunalo prijuĝas lian krimon. Li estas akuzata je partopreno en organizo celanta renversi la ekzistantan ŝtatordon, agitado de komunista idearo k disvastigo de tiasenca literaturo. Ĉe aljuĝo de kondamno estis eĉ konsiderita kiel grava kulpiga dokumento la intima Taglibro de l’ arestito, kie oni ektrovis ekz. tian «gravaĵon» — la kulpulo dezirus aŭdi per sia radioaparato ĉiam k ĉiam nur sovetiajn sendstaciojn — kia evidenta simpatio por komunismo (!). La tago de l’ finjuĝo estis 25. julio 1929. La legantoj povos eble ne imagi grandon de l’ kondamno. Li — mi fine citas lian nomon — Leonardo Klaaser estis kondamnata je 12 jaroj da punlaboro. Tiel la 25. julio estiĝis tiu eksterordinara tago el k por lia vivo, kiu findecidis pri longaj teruraj 12 jaroj da mallibereja vivo . . . Eble nur malmultaj el ni, K-doj, havas tiajn multsignifajn tagojn . . .

Ĉu post 12 jaroj li eliros el malliberejo kiel maljuna junulo aŭ lin trafos tragika sorto de multaj politikaj malliberuloj vivantaj en mortiga atmosfero de malsaniga malliberejo, ni ne scias . . . Sed ni esperu, ke la proleta revolucio iun tagon reliberigos lin! . . .

Junproleto.

DISKUTEJO

Kulturtaskoj

En n-o 298 K-do Nilsen en sia tro rapida recenzo skribas, ke li kredas, eĉ scias, ke multaj SAT-anoj ankoraŭ estas nur internaciistoj k tial ne povas (ne devas?) akcepti miajn tezojn pri sennaciismo. Li demandas min, ĉu mi scias, ke tiaj SAT-anoj ekzistas. Mi respondas, ke mi scias iom pli multe. Mi scias, ke ekzistas eĉ religiemaj k naciistaj SAT-anoj k komunistoj. Sed ĉu ĉi fakto devigas nin nomi nian organon «Piulo» aŭ «Lojala naciisto» aŭ iel en neŭtrala senco? Nia devo ne estas oportuniste kapjesi ilin. Kontraŭe: ni devas konigi al ili pli larĝan k antaŭeneman komprenon pri homrilatoj. Kaj por ni mem ni devas havi ian idean direktilon por sukcese eliri el baraktejo de «reala vivo», antaŭ kiu Nilsen evidente klinas la kapon. Ĝenerale taskoj de kulturtaskoj estas nur konigi pri konkretaj bildoj de revolucio en kulturo respondaj al tiu en ekonomio. Nature ili devas fari impreson pri renverso en sfero de kulturo k tial ŝajni malproksimaj de «realo», de burĝa Nuno. Sed ju pli aspirataj ili estas, des pli proksimaj ili ŝajnos . . . Psikologia afero!

En la devizo «Kutimiĝu al eksternacia sent-, pens- k agadkapablo» la vorto eksternacia estas uzita en senco de la vorto sennacia¹. Eksternacia ne estas eksternaciisma. Tamen (sole por ne konfuzi novulojn) estus pli bone uzi anstataŭ eksternacia la pli precizan sennacia. Nilsen estas novulo. Tial lin tiele frapis la vorteto al nekutime, sed tute laŭfundamente uzita kiel sufikso. En la vortoj internacialismo, eksternacialismo ĉi sufikso ne estas necesa. Uzinte ĝin mi nur utiligis la okazon por montri, ke tia uzo estas ebla, laŭfundamenta k tre oportuna, ĉar vidigas riĉon de esperanto, kiu pro tio bezonas ne idistajn reformojn, sed nur pluan disvolvon de interna tekniko. La sufikso al devas esti uzata nur kiam ĝi donas al radiko novan signifon (horizontala, ideala, morala, katedrala, centonala ne estas horizonta, idea, mora, katedra, centona) aŭ kiam estas bezono precizigi uzon de iu vorto (ekz. kiam oni speciale bezonas substreki diferencon inter la vortoj fina k finala). Nilsen ne scias, ke la vortoj admiralo, kabalo estas arabdevenaj radikvortoj k havas saman rilaton al la vorteto al kiel la vorto nebulo al la esprimo ne bulo. Al en ili estas nur radikvosto. Nilsen, legu en «S-ulo» mian artikolon: «Atentu spiriton, ne sole literon de Fundamento». En «Kulturtaskoj» mi skribis: «ĉiu superflua signo en uzado estas muelŝtono sur kolon de sekvantaj generacioj» k substrekis la vorton superflua. Sed vane, ĉar Nilsen ne komprenis, ke temas nur pri superfluaj signoj, sed ne pri ĉiuj signoj. 28 kapliteroj (grandaj literoj) estos superfluaj, ĉar ili neniel helpus legadon, kiam anstataŭ blindiga punkto estos uzata pli bone distingebla vertikala streko. Sed 8 facile distingeblaj k memoreblaj signoj tre kolorigos legadon k perfektigos skriblingvon k tial estos utilaj, ne superfluaj, ne muelŝtonoj. Simpligon de ortografio oni ne devas kompreni kiel senriĉigon. — Se Nilsen ne tro rapidus recenzi, li tre facile konjektus, ke nunaj muziksignoj esprimas (en peza malfacile kompostebla formo) nur sonskalon k ritmon, sed ne sencan karakteron de

¹ Lanti sendube certigos ĝin.

— pàgina 6 —

520 SENNACIULO

frazo. Muziko uzas vicon da italaj vortoj (diminuendo, forte, piano, sforcando k. a.) nur por esprimi ĝeneralan sonan, ne sencan karakteron. Sed tiaj sub- aŭ superliniaj vortoj evidente ne taŭgas por celoj de ortografio. Ale [?] mi notu, ke emocisignoj de «Kulturtaskoj» pro manko da specialaj pressignoj estis transdonitaj nur proksimume. En originalo ili estis pli simplaj k distingeblaj.

7-a horzono, nordo. M. Krjukov.

TRA ESPERANTIO

LA ANGLA LINGVO

Dum la tempo, kiam ni kongresis en Londono, trafis la redaktejon la sekvanta rakonteto, kiun sovetia K-do kopiis el malnova (antaŭmilita) esperanta ruslanda gazeto. Certe ĉiuj legantoj, sed precipe tiuj K-doj, kiuj ĉeestis nian Londonan Kongreson, havos kompreneman rideton por tiu ĉi historieto k dankos al nia sovetia amiko, kiu tre ĝustatempe malkovris k komunikis ĝin al ni.

RED.

Mi estis tre mirigita, renkontinte mian Paŭlon sur strato de urbo M. Lia vizaĝo estis pala, flava, citronsimila, la okuloj malheliĝis, li eĉ maldikiĝis.

— Kio okazis al vi, Paŭlo? Vi estas malsana? — mi demandis lin.

— Ha, silentu k ne demandu min! Mi ĵus revenis el Londono k nun estas ripozanta! La malbenita libristaĉo!

— Mi vin ne komprenas!

— Vi ne komprenas?

Paŭlo elpoŝigis libreton titolitan «Angla-rusa konversacia vortaro».

— Do, aŭskultu! La aferoj venigis min Londonon, kvankam mi eĉ unu vorton anglan ne scias! Kion fari? Mi aĉetis jenan libraĉon. Bone! En Londono mi veturas en rekomenditan al mi hotelon! Sed, ho ve! En la hotelo neniu ruse parolas! Mi malfermas la libron k komencas legi angle: Ĉu vi havas liberan ĉambron? — Jes, sinjoro! — Montru al mi la ĉambron, mi deziras dormi!

— Jen unu ĉambro el la plej bonaj en la tuta hotelo!

Nu, mi estis dankonta la libriston por la vortaro. Vespermanĝinte mi kuŝiĝis por dormi. Je la kvara horo matene, subite mi aŭdas teruran frapadon. La kelnero venis por veki min. Eble ĝi estas eraro — mi pensas — k ne respondis. Sed vi prezentu al vi: ĉiumatene okazas la sama historio! Mi estas vekata je la kvara horo. Mi ellitiĝas k ne scias kion fari! Fine, mi rememoras, ke mi erare tralegis al la kelnero la anglan frazon: «Call me to morrow morning early», kio signifas: «Veku min morgaŭ frumatene!» Sed mi ne sciis, kiel diri al la kelnero, ke li ne veku min. La libraĉo ne enhavis la frazon, kiun mi bezonis . . .

— Malbenita estu la angla lingvo! — konkludis Paŭlo, maldolĉe svinginte la kapon.

S. Miĥajlovski. Komunikis A. Kreĉetov (16 316).

[REKLAMO p.6] SE VI DEZIRAS FARI GRANDAN ĜOJON al via Sovetia amiko k korespondanto, ebligu al li ankaŭ estonte regule ricevi «S-ulo»-n, per pago de la abonmono por li al la Administracio de SAT!

PRI LA 10-a KONGRESO DE SAT

Ĉar la protokolaro pri la Kongreso ne povas aperi tiel baldaŭ, ni donas por kompletigo al la informoj aperintaj pri nia 10-a en n-oj 305/6 k 307 ankoraŭ jenajn detalojn: En la vestiblo de l’ kongresejo funkciis dum la tutaj tagoj poŝtoficejo. Leteroj tie enpoŝtigitaj estis stampataj per aparta kongres-stampilo «SAT-Kongreso — Dato — London W. C. 1». En la sama loko troviĝis librovendejo, informtabuloj k akceptejo. En flanka ĉambro estis treege praktika k por la monujoj de l’ kongresanoj avantaĝa aranĝo: bufedo kun variaj malvarmaj manĝaĵoj k div. trinkaĵoj (gvidis: K-dino Yelland). Sendis personajn reprezentantojn al la salutvespero je 3. aŭg. jenaj neesp-aj organizoj: Londona Sindikat-Konsilantaro (je nomo de 300 mil Londonaj sindikatanoj), Amikoj de Sovetio, Skotlandaj ministoj (nacia malplimulto), I. L. P. (Sendependa Labor-Partio), Meblista sindikato britia k redakcio de l’ literatura jurnalo «Monde». — Ĵaŭde (7. 8.) vespere estis prezentata al la kongresanoj la Ĉe-metodo de instruado. Klarigis ĝin en pli ol duhora parolado kun praktikaj provoj 18-jara K-dino «Anjo Kolombo» el Nederlando.

Raporto pri la Publika Kunveno pri klaspartieco en Edukado, organizita de la Instruista Laborista Ligo (TLL) en Anglio, okaze de la 10-a SAT-Kongreso

Londono, 6. aŭgusto 1930.

K-do Veness (Londono) prezidis k la ĉeestantaro aŭskultis interesajn raportojn el kvar landoj: el Aŭstrio (K-do Watzinger), el Anglio (K-dino Osmond), Francio (K-do Boubou), Sovetio (K-do Babejkin, legita de angla K-dino). La raportoj estis tradukataj anglen por la angla publiko, kiu estis invitita partopreni la kunvenon.

Estis klare montrita, ke nur en Sovetio ĉiu sufiĉe kapabla infano povas atingi la plej altan ŝtupon en edukado, ĉar en la aliaj landoj ekzistas diversaj tipoj de lernejoj, k nur tre malmulte da infanoj de malriĉaj gepatroj, pere de stipendioj, povas eniri la plej altajn lernejojn k universitaton. Tial tiuj kapablaj proletidoj facile fariĝas burĝemaj k estas perditaj el la vicoj de l’ laboristaro. Je la nuna tempo en Aŭstrio, Francio k Anglio la eklezioj sukcesas gajni pli da povo en la lernejo, kiel ankaŭ en Belgio k Nederlando. La reakcia tajdo en Aŭstrio estas ankaŭ videbla en la reapero de ŝovinistaj lernolibroj k la rekomenco de persekutado al geinstruistoj pro politika agado. En Francio sub la maldekstra bloko persekutado restas kiel antaŭe; ekzemple pro partopreno en manifestacio de 1. aŭg. 1929 instruisto estis malliberigita k eksoficigita. Eĉ dum libertempo instruisto ne povas agi politike, ĉar tiel li rompas la neŭtralecon, pri kiu la estroj k burĝoj tiel laŭte parolas, sed kiun ili mem ne observas. La francaj k anglaj avangardaj instruistoj daŭrigas la batalon kontraŭ la naciemaj, kontraŭproletecaj lernolibroj k sukcesas forigi la plej malbonajn.

En Sovetio memregado de infanoj, helpata de pedagogia kolektivo k gepatra kolektivo anstataŭas la rigidan disciplinon, kiun oni trovas preskaŭ senescepte en aliaj landoj. Ankaŭ la skolastiko ne plu ekzistas tie, sed laboro bazita sur naturo, laboro k socio, estas farata laŭ la Dalton-plano, kolektiv-verkaj k aliaj plej modernaj metodoj. La rusa raporto pravigis la vortojn de K-do Boubou, kiam li diris, ke la ĝusta celo por la avangardaj geinstruistoj ne estas senkonfesia (laika) lernejo, sed proleta lernejo, k ke ĉiu SAT-edukisto devas legi «Sovetan Pedagogian Revuon», kiu montras la provojn de niaj sovetiaj K-doj en la kreo de proleta lernejo.

9896.

TRA LA MOVADO

KRONIKO

ĈEĤOSLOVAKIO. 12. junio malfermiĝis kurso kun 5 p. en Plzen-Peklo. La grupo esp-igis unuaktan ĉeĥan komedion, kiu estas ludota de la membroj. 9. julio okazis ĝen. kunveno en lab. domo. La urbestro donacis 300 kr. ĉ. k la metallab. grupo en

— pàgina 7 —

SENNACIULO 521

Plzen 100 kr. — GERMANIO. Chemnitz. LEA-grupo kunvenis 19. 7. k parolis pri la minacanta skismo en GLEA. K-do Kaiser (1760) oratoris. Laŭ li LEA komunistiĝis k do socialistoj ne plu povas sukcese uzi ĝin. Sekvis vigla debato. Propono de l’ grupestraro kolektive eksiĝi el LEA estis malakceptata per 17 kontraŭ 30 voĉoj. Por eksiĝo voĉdonis socialistoj, kontraŭ ĝi komunistoj k kelkaj senpartiuloj. Post la voĉdono plej multaj estraranoj demisiis k estis elektata tute nova estraro (vd. n-on 304). La socialistaj Gek-doj antaŭvideble fondos novan grupon. — SOVETIO. Kiev. En Ukrainio organiziĝis la unua kontraŭalkohola teatro, kiu vojaĝas tra la tuta lando, prezentante kontraŭalkoholajn spektaklojn. Nuntempe ties direktoro T. P. Kolesniĉenko same kiel kelkaj aktoroj interesiĝis pri esp-o k intencas organizi la unuan tutukrainian internacian teatron. La ĉe red. de «Prol. Pravda» organizitan labkor-rondeton gvidas esp. K-do Viktorov-Ĉeĥoviĉ. Oni presigas en tiu jurnalo priesp. artikolojn, kiujn oni atendas el eksterlando. (Adr.: Kiev, Leninstr. 19, Proletarska Pravda, Esperanto).

ĈE LA NEŬTRALULOJ

La 22-a Universala Kongreso de Esperanto okazis komence de aŭgusto en Oksfordo sub la protektado de la Duko de Konot (Connaught) k la ministro por eksterlandaj aferoj Henderson, en ĉeesto de proks. 1200 kongresanoj el 30 landoj. La registaroj de Aŭstrio, Germanio, Brazilio, Hungario, Liĥtenŝtajn, Nederlando, Norvegio, Pensilvanio, Polio, Rumanio k la aŭstralia ŝtato Viktorio, kiel ankaŭ la urbestraro de Oksfordo k la Internacia Labor-Oficejo estis oficiale reprezentitaj. La venonta kongreso universala (23-a) okazos en aŭgusto 1931 en Krakovo, k tiu de l’ jaro 1932 okazos en Parizo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Molière, La Mizantropo, Komedio en kvin aktoj, tradukita el la franca de Prof. H. Boucon (Bukon). Formato 12×18 cm, 104 pĝ. Prezo: 10 fr. frk. Eld.: Esperantista Centra Librejo, 51, rue de Clichy, Paris.

Tre bone agis prof. Bukon rezignante la rimon en sia traduko. Sed kial do li elektis la rapidegan kvar-amfibrakan verson, por traduki majestajn, piedmarŝajn, eĉ pezajn francajn dekdusilabajn versojn de l’ 17-a jarcento?

La dubraka (amfibraka) ritmo kuras, flugas. Ĝi estas, kun unu braketo antaŭ, unu braketo post la akcento, la ritmo mem de valso. Ĝin uzis poetoj por pentri malpezon, rapidon. Ekzemple, Karduĉi (Carducci): «Urlate, ballate, menate gazzara», Ekzemple R. Ŝvarc: «Ŝi hejmen revenis kun granda skatolo». Ekzemple Miĥalski: «Ĉu aŭdis vi ion dum nokto silenta?».

Ĝi tute ne parencas kun franca dekdusilaba verso, kvankam dekdu ŝajnas parenci kun dekdu aŭ dekunu. Ĉu tri kvartempaj taktoj similas al kvar valsaj taktoj, kiuj entenas ankaŭ dekdu tempojn? Tute ne.

La du belajn versojn:

«Je veux que l’on soit homme, et qu’en toute rencontre le fond de notre coeur dans nos discours se montre»

s-ro Bukon tradukis tiel:

„Mi volas, ke ĉiam ni estu sinceraj, Ke ĉiam en niaj paroloj vidiĝu la fondo de l’ koro.

Plej bone traduku prozen! Prozon vi povos iafoje ritmigi laŭ la originalo, almenaŭ.

* * *

Molier (Molière) estis tre rapida genio. Certe, la plej multaj el la versoj de liaj humorplenaj teatraĵoj estas rapidege faritaj. Ili nur utilas kiel cemento inter la grandaj, precipaj, frapaj versoj. Tial, devus esti tradukataj samritme, sambilde, samforte precipe tiuj grandaj versoj, kiujn ĉiu leganto dum lego rimarkas.

Tion ni ne trovas en la traduko de s-o Bukon. Kiel ekzemplo servu la du antaŭcititaj versoj, potenca vers-duo, senforte imitita en la tri versoj de s-o Bukon, kun perdo de la stilo, de tri bildoj k de la tuta ritmo! Mi perferus kiel tradukon:

«Ni devas esti homoj, k en ĉiu okazo ni montru parolante nian koron ĝis fundo.»

Tiu ritmo, antaŭnelonge renovigita en franca lingvo mem de modernaj poetoj, ĉiam praktikita en popolo mikse k interŝanĝe kun dekdusilaba verso, taŭgas tre bone en esp-o, lingvo kun nepra finaĵo, por traduki dekdusilabversojn.

Krom tiuj riproĉoj, mi ĉiam aprobos la kreon en esp-o de tutmonda literaturtrezoro. Ni ne plu legu nacilingve tradukojn de nacilingvaĵoj. Ni legu nur en esp-o tradukojn, esp-o sola povas traduki ne kripligante, ĉar ĝi estas senidiotisma, tute fleksebla sennaci-lingvo.

Nur en esp-o tradukojn! — Jief.

V. N. Engelhardt, Lernejo, Instruistaro k Esperanto. Eldonkvanto: 10 000. Eld. CK SEU, Moskvo. 1930. 16 pĝ. Form. 11×14. Prezo: 5 kopekoj.

Propagandilo ruslingva por varbado ĉe instruistaj rondoj.

Gvidlibroj ktp.

Linz a. D. (Supra Aŭstrio k ĝia ĉefurbo). Gvidfolio eldonita sub la aŭspicioj de UEA per la urba oficejo k la landa unuiĝo por fremdultrafiko. 4 pĝ. Ilustrita. Havebla senpage ĉe: Fremdenverkehrsbüro d. Stadt Linz, Platz des 12. November 10, Linz a. D., Aŭstrio.

Zittaŭ k Zittaŭaj montoj. Havebla ĉe: Verkehrsverein E. V., Zittau (Porfremdula Asocio). Tre bela, mult-ilustrita 12-paĝa prospekto en kupropreso kun detalaj informoj pri la tuta regiono. Bela propagandilo!

Elektroteknika Instituto de Grenoble, kiu estas aparta sekcio de la «Politeknika Instituto» ĉe la Universitato, eldonis dupaĝan ilustritan prospekton en esp-o. Nur por studentoj, kiuj pro pliaj informoj sin turnu al la direktoro de l’ Instituto, 46, aven. Félix-Viallet, Grenoble (Francio).

Fyrväpplingen. Gazeto por popolkulturo de sveda «Excelsior-Asocio» E. G. Torgny, Skara (Svedio). Junio. Speciala esp. n-o pri «realigado de la monda paco» per popola klerigo. 4 pĝ. Form. 22×29 cm. Abonprezo ne montrita.

La 10. aŭgusto mortis en Nîmes-a sanatorio

K-dino Aleksandra Demidjuk

[BILDO p.7 | 62,47,75,60] Portreta foto de Aleksandra Demidjuk: juna virino kun mallonga malhela hararo kaj blanka kolumo.

SAT-anino 4540, fratino de K-do G. Demidjuk (Moskvo), kunulino de K-do Salan (Nîmes). Malgraŭ ke ŝi estis laborinvalida, ŝi de kelkaj jaroj fervore partoprenis nian movadon. En Moskvo ŝi fordonis tutan sian tempon k sindonon al propaganda k organiza laboro de SEU. En Francio, kien ŝi veturis dum aprilo 1929, ŝi sukcesis interesi pri nia movado la Montpellier-ajn revol. studentajn rondojn. En Nîmes-a sanatorio, kien ŝi eniris antaŭ kelkaj monatoj, kvankam grave malsana, ŝi pasie interesiĝis pri ĉio rilata al la vivo de nia organizo k tre helpis al la lokaj K-doj.

Honoron al ŝia memoro k nian koran simpation al ŝiaj proksimuloj.

Direkcio de SAT.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»: Volksstimme, Chemnitz, 25. 6. (E. S. 228); La République, St. Etienne, 9. 7., vizito en Sofia klubo. De Vrijdenker, Amsterd., 26. 7., Solvo de l’ juda probl. en Sovetio; L’Ouvrier Libre, Mülhausen, 26. 7., ITF (298); Juna Bolŝeviko, Kiev, 16. 7., Kiel mi vizitis klubon en Sofio (298).

Priesper. artik. k notojn enhavis: Signalen, Stokh., 10. 7., 17. 7., 24. 7. (pri SAT); The Shop Assistant,

— pàgina 8 —

522 SENNACIULO

London, 12. 7.; Le Prolétaire, Liége, 5. 7.; Le Travailleur Alpin, Grenoble, 19. 7. (ankaŭ peresp. mat.); Le Semeur, Falaise, 24. 7.; El Socialista, Madrid, 22. 7.; Muldenthaler Nachr., 30. 4., 4. 6., 28. 6.; Volksstimme, Chemnitz, 3. 5., 31. 5., 17. 6., 18. 6., 24. 6.; Glauchauer Tageblatt k Glauchauer Zeitung, regulaj esp. anguloj de aprilo ĝis junio; L’Eclaireur du Soir, Nice, 20. 7. (pri Pl. Vortaro). The Labour Woman, London, aŭg. (rubr.); Le Réveil Ouvrier, Nancy, 23. 7., 26. 7.; Juna Bolŝeviko, Kiev, 2. 2., 6. 2., 9. 2., 13. 2., 20. 2., 23. 2., 13. 3. (kurso); D. Kommunalbeamte, Berlin, 26. 7.; Signalen, Stokholm, 31. 7.; Münchener Post, 2. 7., 8. 7.

Pri SAT-Kongreso raportis: Le Travailleur Alpin, Grenoble, 5. 7.

Peresper. materialon enpresis: Vsegda Gotov, Ivanovo-Voznes., 1. 7. 20. 7.; Juna Bolŝeviko, Kiev, 27. 2., 6. 3., 9. 3., 20. 4., 30. 4., 5. 6., 6. 7., 20. 7.; Korpa Kulturo, Kiev, 20. 7.; Le Réveil Ouvrier, Nancy, 30. 7.; Neue Zeitung, München/Nürnberg, 1. 7., 5. 7., 7. 7., 9. 7., 19. 7., 29. 7., 30. 7.

NIA POŜTO

1528. — Ni ricevis vian manuskr. k kredeble uzos ĝin en «LNE». 10 634. — Ni ricevis la kantojn. Ni uzos nur en okazo de bezono. 13 619. — Ni uzos, se loko permesas. 16 316. — Jes, viaj artikoletoj estas bonvenaj. Red.

KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0.80 mk. g., ĉiu plia linio 0.50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

AŬSTRIO

K-do A. Miesenböck, Salzgasse, 171 Freistadt, petas alsendon de PM, prefere de Ĉinio, Turkmenio, Afganio, Egiptio, Nepalo k jubileaj eldonoj de Sovetiaj resp., Japanio, Siamo, Persio ktp. Rekompence mi sendos PI, il. gaz.

BELGIO

K-do A. Houben, Kemmelbergstr. 3, Berchem-Antwerpen dez. interŝ. PM kĉl de 100 ĝis 500 specoj.

BRITIO

Adresŝanĝo: K-do W. Latimer (10 637) nun loĝas: c/o Rutter, 63, Hexham Ave, Walker Estate, Walker, Newcastle-on-Tyne.

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do Hugo Langer (frizisto), Meistersdorf, 54 ap. Steinschönau, (Nord-Bohemio), kĉl, PI, PM, bfl.

— Kiu sendas al mi PM de niaj najbaraj landoj kontraŭ sama kvanto. Adr.: Josef Wuchterl, Holeischen, 127 ap. Pilsen.

FINNLANDO

K-do Sulho Lehto, Raisio, interŝ. PM kun komencaj filatelistoj.

FRANCIO

Liberpensuloj el ĉ. l. sendu por ekspozicio aranĝota de Liberpensula Klubo de Pierrefitte ap. Parizo (precipe esp-ajn) ateistajn jurnalojn, afiŝojn ktp. Ni respondos al ĉiuj. Adr.: K-do Brazzini René, 23 rue Augustine Maréchal, Pierrefitte, Seine.

GERMANIO

A T E N T U ! Ni aranĝos la 5. okt. 1930 ekspozicion, pro tio ni petas alsendon de materialo el ĉl., PI, bfl., afiŝoj ktp. Ni rekompencos ĉiun. Adr.: «Lab. Esp. Grupo», Spremberger Str. 9, Weisswasser O/L.

[REKLAMO p.8] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. por nemembroj . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla!

K-do Anton Kienzle, Senefelderstr. 45/III., Stuttgart, kĉl, pri religioj, ateismo, socialismo, precipe kun Japanio, Rusio k Balkanlandoj.

K-do Gerh. Bartczek ĉe Fr., Kuhlmann, Laibnitzstr. 16, Dortmund, kĉl, krom Sovetio, L, PK, PM, fotoj.

— Tri K-doj: E. Schwers (27 j.), E. Paas (17 j.), K. Lang (18 j.) koresp. kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI. Resp. garantiata. Adr.: Solingen, Königsmühle, 16.

Tramistoj atentu! — Mia nuna adreso estas: A. Liebs, Leisniger Str. 15/II., Dresden-N. 22.

— Naŭ K-doj serĉ. koresp. Skribu al: Willi Wötzel, Chemnitz Sa. Fürstenstr. 9 II.

K-do Alfredo Conzeth, (Kompostisto) Mülheim-Ruhr, Lerchenstr. 26, serĉ. koresp. pri prof. temoj, ankaŭ kun fraŭlinoj. Nepre resp.

K-do Franz Hermann, Breitestr. 3-a, Diemitz b. Halle, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Certe resp.

HUNGARIO

Kvin Gek-doj en urbo Szombathely koresp. kĉl, L, PI: K-dino Gizus Polgár: Felsööri str. 1 K-dino Mario Müller (15-jara): Szent Márton str. 17 K-dino Margareto Lintner: Görög str. 86 K-do Johano Szivos: Kosuth Lajos str. 4 K-do Vilh. Somogyi: (27-jara pentristo): Szent Eleki str. Szöllös.

JUGOSLAVIO

K-do I. Horvat, tiskara Freund, Vukovar, PM, Senf, Eŭropo 1930, krom Sovetio. Ne sendas unue.

LATVIO

— Du junaj K-doj volas interkoresp. k. ĉ. l. letere k per il. pk. Certe resp. Bonvolu skribi al S-ro Leo Plaks, Dartes eela [?] 15, Liepaja.

POLIO

K-do W. Kozikowski, Kamionowska 10—5, Warszawa, jun. pola metallaboristo serĉas iun ajn laboron.

K-do Teodoro Regula, Nowa Wies, ul. 3 go maja 6, pow. Katowice, kĉl, pri ĉ. temoj, krom Polio.

SOVETIO

K-dino Valentino Buŝmarina, Ptaŝkinoboloto, 45, Tver, kĉl, pri ĉ. temoj, PK.

K-do M. Toporov (fotoamatoro), Nikitinskaja str. 50, kv. 1, Samara, interŝ. fotojn, fotojurnalojn, pri ĉ. temoj kun ĉl. fotoamatoroj.

— 8000 konstruistoj k 12 000 ministoj dez. kor. kĉl komun. labor. k revol. organiz. pri ĉ. t. Interŝ. il. gaz., fot., libr. Resp. gar. Adr.: M-Nesvetaj Ŝaĥt. okr. redakcio «Kominternovec».

K-do N. Ŝĉegolev (13 503), Barnaul, pro forveturo devas ĉesigi la korespondadon. Nova adr. baldaŭ sekvos.

SVEDIO

— Depost la 1-a sept. membro 12 286 (tramisto), Göteborg, havos jenan adreson: Brahegatan 18, eniro B. 3-a et. Bv. korekti en jarl.

[REKLAMO p.8] Esperanto — Intersteno — universala lingvo — skribo. Intersteno-lernolibroj: Koresponda skribo por Esperanto RM 1.— Rapida skribo por Esperanto . . RM 1.— 3 aldonoj por po 7 naciaj lingvoj po RM 1.— Instituto de Intersteno Friedenstr. 79, Duisburg (Germanio). Haveblaj ankaŭ ĉe la ADMINISTRACIO DE SAT Colmstrato 1, LEIPZIG O 27.

ENHAVO

paĝo
Giordano Bruno — Martiro de l’ libera penso 515—16
Ĉu Estonio ricevos novan konstitucion? 516—17
Romantikaj ludoj 517
La kalejdoskopo de l’ vivo 517
Vojaĝaj impresoj 517—18
La Mohikanoj de l’ malbeninda estinto 518
Tago el liva vivo 519
Diskutejo 519—20
Tra Esperantio 520—22
Korespondado 522

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

Núm. 309, 4 de setembre de 1930

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

[BILDO p.1 | 29,5,68,13] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» super terglobo kun meridianoj

6-a JARO, N-o 309 — LEIPZIG, 4. / 9. 1930

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

SKLAVECO ĈE LA ANTIKVULOJ

La institucio de l’ sklaveco estas same malnova kiel la antikva socio mem. Ĝi reiras ĝis la epoko, en kiu la primitivaj grupiĝoj, forlasante sian nomadan vivon, komencis fiksiĝi sur la grundo, k transiris de la bredado de brutaroj al la terkulturo, kiel ĉefa maniero de materia vivteno. Ĝi ekzistis nek ĉe la primitivaj popoloj, kiuj vivis el la ĉasproduktoj k fiŝkaptado, nek ĉe la paŝtistaj triboj, aŭ ĝi ne estus havinta kaŭzon esti. Ĝi ekaperis nur en difinita evolustato de l’ primitivaj socioj, postulante labordividon sufiĉe progresintan. La sklaveco, kiel difinita formo de l’ socia labordivido, anstataŭis k aldoniĝis la malnovan labordividon inter viroj k virinoj.

La sklavoj apartenis plene al siaj mastroj, kiuj povis fari kun ili, kion ili volis. Ili estis ilia propraĵo, objekto, tute kiel ilia bovino k ilia kampo. Ili ne havis civilan aŭ juran personecon k ĝuis neniajn rajtojn apartenantajn al la ceteraj membroj de l’ socio.

Komence, ilia situacio ne estis tro peniga. Okupite ekzkluzive pri domlaboroj, vivante en la hejmo de l’ mastro, manĝante ĉe lia tablo k sekvante lin en ĉiuj cirkonstancoj de lia vivo, ili estis konsiderataj kiel partoprenantoj je la familio k traktataj kun mildo. Kvankam teorie ili estis la propraĵo de l’ mastro, la leĝo malpermesis tamen ilin malbontrakti, k punis severe, kelkfoje eĉ per la mortpuno, la mortigon al sklavo fare de lia mastro.

Sed dum la paŝo de l’ tempoj, ilia situacio pligraviĝis konsiderinde. Komence, ni ĝin vidis, ili estis okupataj ekskluzive pri domlaboroj, kie ili restis en konstanta kontakto kun siaj mastroj, kies ekziston ili partoprenis. Sed iom post iom, kun la disvolviĝo de l’ metia industrio, oni okupis ilin ankaŭ en industriaj laboroj, kie ili faris konkuron al la libera laboro. Fine, kiam la militoj, daŭrantaj sen halto, malebligis al la malgrandaj terkulturistoj ekspluati siajn kampojn, k kiam ĉi tiuj iris iom post iom en la manojn de malgranda nombro el

[BILDO p.1 | 37,44,61,72] Foto de skulptita busto: kapo de viro kun malfermita buŝo, kvazaŭ kriante. Subskribo: «Grubbe — Kapo de laboristo»

Grubbe — Kapo de laboristo

grandaj bienposedantoj, regantaj super vastaj ter-etendaĵoj (latifundia), la sklavoj estis okupataj amase ĉe kamplaboroj, de kie ilia konkurado forpuŝis preskaŭ komplete la liberan laboron. Ilia laboro estis preferata al la libera laboro, ĉar ĝi estis malpli kosta k ĉar la sklavoj ne estis devigitaj militservi. La sklavlaboro estis tiom avantaĝa, ke ĝi disvolvis baldaŭ vastan sklavokomercon, protektitan per la leĝo k subtenitan per la kontinuaj militoj k per veraj ĉasadoj je la homo, entreprenoj kun la ekskluziva celo havigi al si sklavojn. La venkitaj loĝantaroj estis entute forkondukataj en kaptitecon k vendataj aŭkcie sur la multnombraj sklavofoiroj, kiujn nombris la antikveco. Ili estis tiom multnombraj, ke en iuj lokoj ilia nombro estis pli ol dekoble pli supera al tiu de l’ liberaj civitanoj. En Romo speciale, kie la sklaveco atingis sian plej altan disvolviĝon, la daŭre de la Romana Senato entreprenitaj militoj k la submeto de tutaj loĝantaroj sub la Roman Respublikon, poste sub la Imperion, alfluigis en la urbon mem k en la tutan duoninsulon grandegajn sklavamasojn.

Ilia situacio estis, kun la tempo, fariĝinta en plej alta grado mizerega. Konsiderataj, ne kiel personoj, sed kiel objektoj, parolantaj instrumentoj, kontraste al la bestoj, kiuj estis neparolantaj instrumentoj, iliaj mastroj povis ilin malbontrakti aŭ mortigi, laŭ sia bona plaĉo. Oni eĉ akceptis en Romo la kutimon signi ilin per la instrumento, per kiu oni ilin batis kutime, k de kiu iliaj dorsoj k iliaj membroj portis la videblajn markojn. Ili ne povis edziĝi, sed nur vivi konkubine (neleĝe) kun sklavino, k ankoraŭ nur kun la permeso de siaj mastroj. Kato la pli aĝa praktikis mem kun ili tre apartan finegocon. Li prostituis ilin por difinita sumo da mono, malpermesante al ili ĉiujn seksajn interrilatojn inter si. Li devigis ilin labori la tutan tempon, dum kiu ili ne dormis, k konsentis al ili por la dormo la tempon nepre necesan por teni la maŝinon en stato de funkciado. Kiam ili estis maljuniĝintaj k malkapablaj labori, li vendis ilin kun la malnova feraĵo. Fine, la sklavoj nenion povis posedi kiel propron, k ĉio, kion ili laborakiris, kiam ili praktikis sendependan metion, apartenis al iliaj mastroj.

Kiom malproksima oni estis de la patriarkaj interrilatoj el la primitivaj

— pàgina 2 —

524 — SENNACIULO

tempoj! Devigitaj labori en katenoj de l’ krepusko ĝis la nokto, sub la gardo de submastroj armitaj per longaj vipoj, per kiuj ili frapis ilin senkompate ĉe la plej malgranda malstreĉiĝo en la laboro, mizere nutritaj, iafoje stampitaj per fajro, aŭ la kapo duone tondita, por ke ili ne povu forkuri, malvaste enfermitaj dum la nokto en teruraj kabanaĉoj, aŭ en subterejoj heligitaj per malvastaj fenestroj, kien iliaj manoj ne ĝisatingis, kruele punitaj pro la plej malgranda eraro, ili estis traktitaj kiel brutaĉo. Ĉiu forkurprovo estis punata per la mortpuno per krucumo.

Kien ili povus iri cetere? Tiuj forkurprovoj havis tre malmulte da sukcesoŝancoj, ili estis agoj de malespero, kiuj finiĝis nevarie je la sama maniero.

Kiam ili estis arestitaj k rekondukitaj al siaj mastroj, tre malofte oni kontentigis sin pri tio ilin brulstampi, ĉu sur la manoj aŭ piedoj, ĉu sur la frunto, vinkti al ili sur la kolon punringon, kiu portis enskribon, kvazaŭ hundo-kolringon, k ilin sendi al laboro en minejoj aŭ ŝtonrompejoj. Dum la plej granda parto de l’ tempo oni liveris ilin al la bestoj aŭ oni ekzekutis ilin per plej malbonaj turmentoj. Tiu ĉi ekzekuto okazis ordinare per la krucumo. La kondamnito, portante sur siaj ŝultroj la patibulum, pezan pecon da ligno, kiun oni ingigis al li sur la nukon, estis kondukata per vergo- k bastonbatoj ĝis la ekzekutejo. Tie oni fiksis la patibulum al fosto, k la malfeliĉulo estis najlata per la manoj al la du branĉoj de l’ patibulum k per la piedoj al la fosto. Iafoje, tamen, oni variis la ekzekutmanieron. Oni ĵetis la kondamniton en fornon, kie oni lin vivbruligis, ŝmirinte lin per peĉo. Kiam mortigo estis farita kontraŭ la persono de sklavposedanto k oni ne konis ĝian aŭtoron, ĉiuj sklavoj estis konsiderataj kiel solidare respondaj pri tiu mortigo k estis ekzekutataj.

La sklavoj, kiuj laboris en la muelejoj, estis la multe plej malfeliĉaj. Kovritaj de senformaj ĉifonoj, la frunto stampita, la kapo duone razita, la piedoj premitaj en fera ringo, la kolo enfermita en speco de punjugo por malhelpi ilin porti la manon al sia buŝo k gusti la farunon, kiun ili fabrikis, — ili vivis en atmosfero de fumo k malluma vaporo, kiu lasis al ili apenaŭ la uzon de l’ okuloj.

Tia estis la situacio de l’ sklavoj en la epoko de l’ apogeo de la antikva socio. Kaj oni komprenas de tiam la maldolĉan vorton de Momzen (Mommsen): «Sondu, kiu volas, la profundojn de tiu ĉi maro el doloroj k el mizero, sufiĉas ekrigardo sur la kondiĉon de tiuj ĉi plej malsuperaj k plej malfeliĉaj inter la proletoj por aserti tuj, sen timo esti kontraŭdirata, ke la negroj nur havas por trinki guton el la kaliko, kompare kun la doloroj suferitaj de la romaj sklavoj.»

M. Olivje (Ollivier).*

Tradukis N. B.

* Eltiraĵo el libro «Spartako» (Spartacus), franclingva (eld. l’ Epi).

LA KARBMINISTARO EN BELGIO

Ĉiuj scias pri la longdaŭra krizo okazanta en la karbindustrio tutmonda. Speciale en Britio ĝi estas akra, k centmiloj da ministoj estas senlaboraj. La ministraro de Mkdonald (Mac Donald) tute sensukcese provis malpliigi la nombron da senlaboruloj. En aliaj landoj la krizo ankaŭ etendiĝis. Sed ĝis nun, iuj landoj sukcesis malebligi aŭ prokrasti la krizon. Ekzemplo: Belgio. Ĝis 1928 tiu favora situacio estis facile klarigebla. La malplivaloriĝo de la belga mono ebligis eksporton grandkvantan. Sed de tiam, la mono estas stabiligita k la prezoj fariĝis samaj preskaŭ en ĉiuj landoj produktantaj. Krom tiu subita foriĝo de la favora monsituacio, la belga industrio estas malfavorita per la ofte malmoderna ilaro, per la malriĉa vejnaro, per la tre multekostaj trabaĵoj subtenaj.

La plej granda parto el la belgaj basenoj estas jam profunde elĉerpita (La ek-ekspluatado je la minkarbo datumas por la Lieĝa (Liège-a) regiono de la jaro 1213 k por la regiono de Ŝarlrŭa (Charleroi) de la jaro 1600. Estas do fakto: la karbo logike devus kosti pli en Belgio ol en Britio. Kaj ni konstatas, post studo de la oficialaj nombroj publikigitaj de la «Revue Internationale du Travail» (Internacia Revuo de l’ Laboro), ke la kostoj de l’ karbo estas proksimume samaj, ĉu en Belgio, ĉu en Britio, ĉu en Francio. Nur Ĉeĥoslovakio k Polio sukcesas malplialtigi la kostojn. Tiuj du lastaj landoj estas unuflanke tre bone favorataj per novaj minejoj k en Polio per tute mizeraj salajroj. La ĉefa faktoro estiganta la prezon de l’ karbo estas certe la salajro, do la nombroj ĉi sube citotaj montras, kiom kostas salajre milkilogramo da karbo:

en Polio 5,53 orfrankojn
„ Ĉeĥoslovakio 9,43 „
„ Sar-teritorio 14,23 „
„ Britio 14,29 „
„ Francio 14,47 „
„ Belgio 14,85 „

La eta diferenco inter la aliaj landoj, Britio, Francio, Saro k Belgio estas larĝe kompensita per la tre trafa situacio geografia de Belgio, la transportfaciloj k ankaŭ per la taŭga kvalito de la belga karbo.

Do, malgraŭ ĉiuj malhelpoj supre cititaj, la situacio de la belga karbindustrio restas favora. Kiel do? Nur sola faktoro povas klarigi tiun nenormalaĵon: la malaltaj salajroj. Denove la Internacia Revuo de l’ Laboro instruas nin tiusence, k jen la konkludaj nombroj entenataj en la ĝenerala raporto:

Konsiderante la nombron 100 kiel bazon, ni kalkulas, ke la diversnaciaj salajroj estas jenaj:

en Brita karbminejo laboristo ricevas 100
„ Rura (Germ.) „ „ „ 89
„ Sara „ „ „ 65
„ Franca „ „ „ 54
„ Nederlanda „ „ „ 84
„ Ĉeĥoslovaka „ „ „ 56
„ Belga „ „ „ 47

Do, brita ministo ricevas pli ol duoblan salajron rilate al la laboristo je la servo de la belga karbindustrio. Efektive, ni ne povas tiom malkomplete informi la legantaron k prikrii la mizeron de la belga ministo rilate al la alinaciaj ministoj. Ni devas ankaŭ konsideri la vivkostojn, alivorte la aĉetkapablon de la koncernataj laboristoj. Tiam ni konstatu, ke en Belgio, laŭ orfrankoj, la vivo estas je 21 % pli malmultekosta ol en Britio. La nombroj, laŭ la aĉetpovo, estas do:

Ministo en Belgio povas vivi laŭ la bazo: 100, dum ministo en Britio nun povas vivi laŭ la bazo: 68.

Konklude: la belga kapitalistaro ne suferis pro la ĝenerala krizo dank’ al sola faktoro: la malbonaj vivkondiĉoj de la laboristoj.

* * *

En artikolo aperonta post kelka tempo mi detale pritraktos la batalon de la laboristaro por akiri pli konvenajn vivkondiĉojn; mi do ne tuŝos hodiaŭ tiun flankon de la problemo. Mi tamen volas sciigi, ke la ministaro estas tiu parto de la belga proletaro, kiu estas la plej bone organizita k kies postuloj estas pleje konsiderataj de la kapitalistaro. La leganto mem komprenos, ke se la situacio de la belga ministo estas tiom malbona, la situacio de la aliprofesiaj laboristoj estas eĉ pli terura.

La statistikoj montras ankaŭ al ni, ke okazas en Belgio plej multnombraj laborakcidentoj (en la karbindustrio). Speciale lastatempe pluraj katastrofoj estiĝis, kiuj kaŭzis la morton de multaj laboristoj. La lasta katastrofo okazis la 8-an de marto en Marsinel (Marcinelle). La mingasa eksplodo mortigis 15 laboristojn.

Enlandaj laboristoj por la minejoj fariĝas pli k pli netroveblaj. La patroj konsilas al siaj filoj alian metion, ne tiom mortigan. En la belgaj basenoj laboras multaj eksterlandanoj k ĉefe

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 525

laboristoj venintaj el landoj, kie la blanka teroro regas. Multaj poloj, italoj, alĝerianoj, marokanoj laboras en la minejoj. La sekvanta listo montras laŭnacie la mortintojn okaze de la katastrofo de la 8-a de marto: 4 belgoj, 1 nederlandano, 7 poloj, 2 marokanoj k 1 italo. Tio ilustras la diversnaciecon de la laboristaro okupita en la belgaj karbminejoj.

Tiele aspektas la situacio de la ministo en lando, alnomata de fama socialista teoriisto: «La Paradizo de la Kapitalistaro.» Leono Bergiers (630).

SARDUJO

SAT-ano 15973

(Daŭrigo. Vidu n-on 305/6)

Terkulturo

La prisemado okazas sen grasigi la teron, ĉar grasigaĵon oni tute ne konas. Por ke la tero estu ĉiam fruktodona, oni prisemas ĝin nur du sinsekvajn jarojn k la du sekvantajn jarojn oni lasas ĝin kiel paŝtherbejon. Kutime la kamparanoj dum du jaroj sinsekvaj prisemas la ĉirkaŭantan kamparon de la vilaĝo k dum la du sekvantaj jaroj ili prisemas la kamparon lokitan pli malproksime. Dum la prisemado en ĉi du lastaj jaroj ili dormas en grotoj sur la kamparo mem, ĉar la tro granda malproksimo ne permesas al ili reveni hejmen ĉiutage. Nur ĉiusabate vespere ili revenas al la vilaĝo por iri al la preĝejo la sekvantan tagon, kiu estas dimanĉo: tio estas tre severa ordono de la vilaĝa pastro. Dum la restado sur la kamparo ili nutras sin per seka pano k fromaĝo k trinkas akvon el la riveretoj.

Meze de junio oni komencas falĉadi la grenkreskaĵon per grenkurbtranĉilo, ĉar falĉmaŝinojn oni tute ne konas. Poste per kamparveturilo oni transportas la falĉitan grenkreskaĵon al ia ronda terpeceto, intence k oportune ebenigita. Kiam la grenamaso estas sufiĉe sekigita de la varmegaj sunradioj, oni turnigas sur la grenamaso parojn da bovoj aŭ bovinoj jungitaj, trenantaj ian longforman multepezan ŝtonon, ligitan al la jungilo per ŝnuro aŭ ĉeno. Tia turnirado daŭras, ĝis la grenfojno preskaŭ pulvoriĝis k la grajnoj tute eliris el la spikoj. Poste per ligna ilo triforka la kamparanoj eklevas alten svingante la pulvorigitan pajlon, tiel ke la vento forportas ĝin k la grajnoj senŝeligitaj refalas vertikale. En la sekvo oni refaras la saman laboron per ligna ŝovelilo helpate de balailo, ĝis estos de pajleroj tute purigita la grajnamaso. Jen, kiel en Sardujo oni kutimas draŝi la grenaĵon pro foresto de draŝmaŝinoj. Kompreneble en la ebena parto de la insulo estas eĉ tre riĉaj terposedantoj, kiuj posedas terkulturajn maŝinojn, sed la granda plimulto el la insula loĝantaro tute ne konas ilin.

Vinberujoj konsistigas apartan riĉon de Sardujo. Fruktoj ĉiaspecaj tie eĉ abundas, k ĉasaĵo estas grandkvanta. Multaj personoj okupas sin pri fiŝkaptado. Sed la komercaj aferoj estas ĉiam iom riskaj, ĉar la transportrimedoj, pro nesufiĉaj relvojoj tra la insulo, estas tre multekostaj.

Fakte en Sardujo krom la rekta fervojlinio de Kagliari (Cagliari) ĝis Terranova estas nur du mallongaj (eble sume 50 kilometrojn longaj) fervojlinioj. Certe kondukas ankaŭ tra la norda parto de l’ insulo fervojlinio, sed por malgranda lokomotivo, kiu fortrenas nur du aŭ tri vagonetojn.

Sardaj transportrimedoj kaj kamparana vivo

Artefaritaj larĝaj vojoj, precipe en la centra k norda partoj de la insulo

ĈU VI JAM PENSIS PRI TIO,

ke multaj sovetiaj abonantoj al „S-ulo» ne plu povos ricevi nian gazeton post finiĝo de sia abono kuranta?

Montru vian solidaran senton!

Helpu al sovetia K-do

daŭrigi sian abonon, pagante por li la abonmonon, ĝis la normalaj monrilatoj kun Sovetio restariĝis, — al la

Administracio en Leipzig!

estas malmultaj. Tial la sardaj kamparanoj estas tre bone kutimitaj trairi la malebenan kamparon sur mallarĝaj k malbonegaj vojetoj, grimpante kvazaŭ kaproj. Ofte oni povas vidi kamparanojn sur kampoveturiloj, trenataj de bovoparo jungitaj per ia jungilo ligita ĉe la bazo de la kornoj, suprenrampi sur malbonaj vojetoj, tra sovaĝaj arbetaroj, kvazaŭ katoj la ŝtonoplenajn k malebenajn deklivojn de la montoj. Ili iras por alporti sekan lignon brulan, ĉu por sia familia provizo, ĉu por vendi, ĉar dum la tuta jaro la sardaj familioj, pro sia tute malmoderna hejtsistemo, bezonas multe da brulligno. Por hejti la ĉambron, tie oni ne uzas fornon, escepte riĉuloj k eĉ ne ĉiuj.

Ja enirante ĉe preskaŭ ĉiu sarda malriĉa domo oni ricevas la impreson, samkiel se oni enirus en la infero priskribita de la pastroj: ĝi estas teretaĝa; la muroj estas nigraj, kvazaŭ ili estus konstruitaj el karbo; meze de la ĉambro kuŝas amaseto da malseka ligno brulanta, el kiu seninterrompe eliĝas densa fumo. Ĉe la tegmento subtenata de kelkaj dikaj k maldikaj tre malnovaj lignotraboj, intence tiel aranĝitaj, ke la fumo povu eliri, estas milo da truoj. Super la brulanta k fumanta amaseto da ligno pendas, subtenata per kvar nigraj ŝnurpecoj, ia krado el ligno por sekigi fromaĝon. Ĉe unu angulo estas ŝtona forno, en kiu la mastrumantino ĉiusabate bakas la panon necesan por la familio dum la tuta semajno. Sub la forno estas porka dometo, el kie de tempo al tempo gruntanta porko elŝovas la kapon por rigardi, ĉu la dommastrino ankoraŭ ne foriris. Kiam la okazo estas favora, ĝi eliras el sia dometo, renversas kaldronojn, kafokruĉojn k ĉion, kio troviĝas sur ĝia trapasejo.

En alia anguleto estas kokinejo k apud ĝi kuŝas longforma ŝtono, sur kiu staras akvujo. Parton de la ĉambro okupas iu tre malnov-sistema azen-muelilo, t. e. muelilo funkciigata de azeno, kiu, jungita per ia ligna jungilo k maskita per ĉifontuko, ĉirkaŭiradas ĝin por mueli la familian tritik-provizon. Sed nuntempe ankaŭ en Sardujo estas kelkaj vent-, akvo- k elektro-muelejoj.

La dommastrino de tempo al tempo, kolerigita k blasfemanta, forpelas la ruzajn kokinojn, kiuj post nelonge obstine revenas k kaptas ĉiun favoran okazon por eksalti ĉu sur la knedujon, ĉu sur la farun- aŭ grenkorbon, disetendante la flugilojn por ekvilibre stari avidege bekante tiel ke per sia malatento, precipe per la piedoj, ili disŝutas la grenon sur la planko.

(Daŭrigota.)

IOM PRI LA VIVO DE SENLABORULO

Senlaboreco — ne plu maloftaĵo en la malbenita kapitalisma sociordo. Ankaŭ mi jam 10 monatojn estas «benata» per tiu fiŝtato. Sed mi ne estas libervola senlaborulo glutanta senlaboran enspezaron — rentumon, alie dirite: mi ne estas kapitalisto, sed mi estas viktimo de la kapitalisma ekonomio — nelibervola senlaborulo, alivorte laborserĉanto. Jam ĉirkaŭe 300 tagojn mi estas tia ulo, ĉiulunde k ĉiumerkrede prezentanta min ĉe la senlaborula oficejo kun «stampokarto» (porkontrola), kie stampaĵo estas enpresata montranta, ke mi ĉeestis. Ĉiuvendrede mi ankaŭ tien iras por ricevi de tiu oficejo la subvencion tro malsufiĉan por povi vivi, sed tro multan por mortaĉi. Nun ĉar hazarde mia patro ricevis laboron, mi eĉ ne plu ricevas tiun tielnomatan «krizo-subvencion», sed anstataŭ mono mi ricevis antaŭ 3 semajnoj nur slipon, sur kiu estis skribita: «La pagado de krizo-subvencio nun devas ĉesi, ĉar ne plu ekzistas bezono«. Do mi kiel 22-jarulo nun devas esti subtenata de mia 57-jara patro. Ĉu tio ne estas hont-

— pàgina 4 —

526 — SENNACIULO

inda por mi, kiu havas kapablon k forton por labori k estas subvenciata de mia sufiĉe aĝa patro? Sed kiel aliigi tiun staton, se la kara «patro» ŝtato ne permesas tion?

«Kiel vi nun pasigas vian multan tempon, ĉu vi ne enuas?» certe multaj demandos k jam demandis min. Al tiuj mi koncize diru la sekvanton: Mi dum mia tuta ĝisnuna senlabora tempo neniam ankoraŭ enuis, ĉar ĉiam mi estas okupita pri miaj aferoj. Mi preskaŭ ĉiam aŭ legas aŭ skribas, do plej ofte estas studanta, k nun mi bone povas eluzi mian sufiĉe grandan libraron. Dum belega somervetero mi kompreneble iras en arbaron, min kaŝante ien (ĉar la leĝo malpermesas nudon sur malkaŝaj lokoj) k demetas ĉiujn kulturĉifonojn k sunbanas min, sed ankaŭ irante tien mi neniam forgesas iun legaĵon. Ŝajnas al mi, ke la plej bona, kion povas fari senlaborulo, estas studadi. Ni kiel revoluciaj senlaboruloj devas eluzi nian senlaboran tempon por funde lerni la esencon de l’ kapitalisma mastrumado, ekkoni la diversajn kontraŭkapitalismajn doktrinojn k eltrovi la ireblan vojon al nia libero. Ni ne nur devas insulti pri la fisociordo k montri la pugnon al niaj malamikoj, sed ni nepre devas unue tute objektive k profunde rigardi la kapitalismon k socialismojn. Mi asertas, ke la diseco inter la klaskonscia laboristaro nur devenas de tio, ke la membroj de la multaj diversaj kontraŭkapitalistaj organizoj k partioj ne agis laŭ tiu de mi supre dirita frazo.

Do mia ĉefa okupado dum senlaboreco estas sanigi miajn korpon k spiriton. Dum vesperaj horoj mi plej ofte estas survoje por laborista k esperanta movadoj, gvidas esp. kurson ĉe infanoj ĉi tieaj, kunlaboras en esp. studrondeto k grupo, vizitas kunvenojn de proleta junularo, iras al sportejo por sanigi mian korpon sportante k gimnastikante, vizitas diversajn aliajn kunvenojn k tiel pasigas la vesperojn. La dimanĉojn mi ĉiam uzas por ekskursi en nian montaron aŭ por sunbani kun miaj geamikoj. Tiel mi kiel senlaborulo pasigas miajn tagojn, ĉiam esperante baldaŭ ricevi laboron, k ĉiam batalante kontraŭ la kapitalismo kun ĝia absurda monsistemo, kiu ĉefe kaŭzas la senlaborecon.

Mia alvoko al la tutmonda senlaborularo estas: Studu la ekonomion, trovu la batalilon por forigi la senlaborecon, batalu neniam laciĝante, ĝis la kapitalismo estos venkita k la lasta senlaborulo estos envicigita en la produktado. Batalu, amikoj! La venko devas esti nia. SAT-ano 6707, Germanio.

Nur tiam vi rajtas paroli pri sukceso, kiam el via kurso rezultas aliĝoj por SAT kaj abonoj por «S-ulo».

AKTIVA HELPO ESTAS NECESA!

PENSOJ DE MALLIBERULO

Kie — —? mi ne vidas akcidenton — vunditan homfraton. — — Jes, kara K-do, eble momente viaj okuloj serĉas vane tian homon kompatindan; tamen ne pasas eĉ unu minuto, dum kiu ne aŭdiĝas dolorkriegoj. Ĉiutage la gazetaro prezentas al sia legantaro tutpaĝajn raportojn pri akcidentoj diversspecaj — sed krom tio, vole, nevole al niaj oreloj sonas alvokoj, kiuj sufiĉe kompreneble esprimas egajn animajn dolorojn. Estas helpvokoj el alia mondo. «Ne forgesu nin, Gek-doj! studu iomete pli detale nian aferon — poste, vi havos alian opinion pri ni — pripensu, ke la venonta tago jam povos ŝanĝi vian iradon.»

Kien ni turnu nin kiel malfeliĉigitaj, se vi malestimeme montradas al ni la dorsflankon. Ni estas tamen viaj K-doj, kiuj batalis — bataladas — ŝultro ĉe ŝultro kontraŭ la saman malamikon. Ni perdis la rektan vojon, serĉis vane vojomontrilon — ĉie ni trovis ŝlositajn pordojn — fermitajn korojn. Tro malmulte klerigita — antaŭokule la certa perdiĝo — senpripense oni tiamomente demetas la nomon «homo» — kiel malsata besto oni rabas — por satigi la ribelantan stomakon. Baldaŭ la «sankta justeco» sukcesas enkapti la fihomon (pli bone «beston») k enkaĝigas lin longjare. La cetera homaro ne pli profunde esploras la kaŭzon de lia fi-ago — li nur estas proleto — nepre eĉ denaske «krimulo».

Sed la tempo antaŭeniras — ankaŭ la pensado inter la subprematoj pli maturiĝas. Post sia puntempo, kelkaj K-doj trovis kuraĝon publikigi «la travivaĵon malantaŭ muroj». Dank’ al tio oni postulos pli homindan traktadon al la K-doj malliberigitaj. Nur tiel per racia helpo oni atingos bonajn rezultojn. Ĉie blovas nova vento — ĉien — ankaŭ al ni — tra la dikaj muroj iras la forta voko. Pli multe da suno! — por ke la koroj revarmiĝu. Montru al ni novajn vojojn! For ĉiujn antaŭjuĝojn — estas viaj fratoj — fratinoj, kiuj pasigas siajn plej bonajn jarojn malantaŭ muroj. Antaŭ ĉio — helpadu laŭpove ĉie k kie vi vidas suferon — mizeron. Pli k pli konscie ni devas sekvi la alvokon de Karlo Marks pri la unuiĝo de l’ ĉiulandaj proletoj. Certe antaŭ liaj okuloj staris la terura sorto de l’ homfratoj vive entombigitaj, kiam li verkis la famajn finvortojn de l’ «Komunista Manifesto»…

La ora kaĝego

Vilhelmo la II komence de l’ mondbuĉega festo diris al sia regataro: «Mi kondukos vin al ora epoko!» Tre ofte mi pripensas tiun parolaĉon. Certe ambaŭparte tiuj gloraj vortoj plenumiĝas. Nia brava eksmilitestro nuntempe estas posedanto de ora trezoro — dum ni … etaj pekuloj … diboĉas en ora kaĝego. Estas konata proverbo: etulojn oni pendigas k al la amasmurdistoj oni elkore deziras pluajn progresojn. Eble unu aŭ la alia ne plene konsentos al ĉi tiuj vortoj; sed pripensu iomete la ĉiutagajn okazojn — baldaŭ vi konstatos, ke mi pravas. «Ĉiu sperta komercisto faras duoblan libro-tenadon.»

La dekreto pri la nuntempa punmetodo ordonas (surpapere) eduki el fi-homoj bravulojn; vere — ne mankas la t. n. bona volo — sed estas tre longa vojo de supre ĝis malsupre. La Vilhelmstrataj¹ ordonoj iĝas pli k pli kriplaj, ĝis ili fine atingas la celatan objekton. La klerigita malliberulo batalas ĉiaman batalon, ĉiuflanke — putraĵoj baras la progresan vojon. Granda parto el la gardistaro tute ne kapablas imagi al si la vivbatalon de l’ proletaro. Por ili la laborista klaso ne ekzistas, k tial ili evitas ĉian proksimiĝon al ĝi. Treege ili resopiras la bonan, malnovan epokon. Se oni, pro prudento, konsentas al ilia parolaĉo, ĉiam oni aŭdas ilian ripetiĝantan plendon: «Ha jes, nia iama glorriĉa tempo — kien ĝi forpasis! Tiame la uniformvestito estis estimata persono — sed hodiaŭ — sensukcese oni postulas respekton. Eĉ la hundaro — —»

(Finota.) H. H., Germanio.

POR NIA DISTRO

[BILDO p.4 | 82,52,88,56] Malgranda nigra kupolforma ornamaĵo ĉe la fino de la titolo

Reklamo

Antaŭ la poŝtejo en Jeruzalemo staras kelkaj kuracistoj k atendas leterojn el Eŭropo. Oni parolas pri la malbonaj negocoj k kion oni povus fari kontraŭ tio. «La homoj,» diras unu el la kuracistoj, «ne povas legi. Ili ne kapablas deĉifri niajn tabulojn, ĉu ni skribas ilin hebree, arabe aŭ angle.» «Kaj nun?», respondis alia. «Kion ni entreprenu?» «Mi jam ofte pripensis tion,» denove diris la unua, «ni devas fiksi gildosignojn ĉe niaj domoj, kiel la gastejoj k frizejoj en Eŭropo. Vi ekzemple estas okulkuracisto. Vi elfenestrigos grandan okulon. Mi estas ortopedo, mi pendigos piedon antaŭ la pordon.» «Kaj ĉu vi ne volas diri al mi, vi idioto,» interrompis lin la tria, «kiu pagos por mi la polican punon?» Li estis specialisto por seksmalsanoj. Trad. F. S. (16 462).

¹ Registar-oficejaj.

Korektoj. En n-o 307 troviĝas sufiĉe multaj preseraroj. Kelkajn la leganto mem korektas senpene; tamen necesas indiki jenajn: Pĝ. 509 — en piednoto al la unua artik. legu «reakcia» (anst. redakcia); pĝ. 511 — dua kolono, linio 23-a de malsupre «sceno» (anst. scenco). La piednotoj sur pĝ. 512 estas komento de la Redakcio.

— pàgina 5 —

SENNACIULO 527

SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO

N-o 18. — REDAKTAS LIBERPENSULA SEKCIO DE SAT. — Manuskriptojn sendu al: KURT HUBRICHT, Leipzig O 30, Mariannenstr. 22 Sekretario de la Sekcio: KURT KLAPS, Danzig, Karpfenseigen 12

Ĉar ĝis la 16-a de aŭg. mi ne ricevis ian sciigon pri re- aŭ neelekto de mia persono kiel redaktanto, mi tamen redaktas ankoraŭfoje (do lastfoje) ĉi tiun Paĝon. Hu.

LA DIA SENCO DE LA SENLABORECO

En la aprila kajero de la germanlingva gazeto «Der Rufer» (La Vokanto) eldonejo: Johannisbund-Verlag en Leutersdorf apud Rejno (Germanio) skribas la patro R o s e n b a c h, ordenmonaĥo de ordeno de la Senmakula Virgulino sub la surskribo «Ĝoja evangelio por la senlaboruloj» interalie jenon: . . . «Sur la placoj k stratanguloj staras senlaboruloj. Ili faras nenion. Se oni demandas ilin, ili respondas: Ni estas senlaboraj, kion alian ni faru? Sed Kristo, kiu ĉiam estis sincera amiko de la mizeruloj, ĉu li estus kontenta per tia senkulpigo? Tute ne! Certe ankaŭ li elvokus veon pri la ordonemaj [?] homoj, kiuj ne havas la necesan senton por la mizero de la malriĉuloj . . . sed Kristo ankaŭ mallaŭdus ĉi tiujn senlaborulojn k mallaboremulojn: «Kial vi staras maldiligente la tutan tagon?» La apostolo Paŭlo, kiu ne volis, ke la komunumoj zorgu pri li, iam diris: «Kiu ne volas labori, tiu ankaŭ ne manĝu!». Hodiaŭ li skribus en la sama senco: «Kiu ne laboras, tiu preĝu! Sed kiu ne volas preĝi, ankaŭ ne manĝu, ĉar li neniel plenumas la de la kreinto donitan vivtaskon. Tio ŝajnas al mi esti la profunda dia senco de la senlaboreco: havi pli da tempo por la supernaturo, havi pli da tempo por dio k por la animo, por preĝo k religia ago . . . Kiu por la popolkomuno ne laboras, tiu devas por la popolkomuno preĝi» —.

Preĝo anstataŭ pano. Tio estas la kristana socia bonfaro. Ĉu tio ne estas primokego de la senlaboruloj? Vere, tiaj fipastroj meritas, ke la ekscitita popolamaso linĉu ilin. Hu.

VESPERO ĈE «KULTURPIONIROJ»

Ni ŝatas tiajn memtravivaĵojn pli ol tradukojn de teoriaj artikoloj, ĉar estas ankaŭ nia tasko observadi la kontraŭulojn. Kunlaborantoj sekvu al tiu ekzemplo.

Pri religia movado en Svedio oni ne multon aŭdis sur nia paĝo. Eble vi al «nia» lando aljuĝas altan kulturon, k pro tio kredas, ke religiaj movadoj ĉe ni ne estas fortaj nek bone progresadas. Vi ankaŭ certe scias, ke ĉe ni la protestanta eklezio estas ligita al la sveda ŝtato. Tamen ni ne kredu, ke ne ekzistas religimovadoj subtenataj de la ŝtato. Ĉe ni estas diversaj religiulasocioj, ekzemple: baptistoj, savarmeo, pentekost-amikoj ktp. Por stultigado al homoj tiuj «kulturamikoj» harmonie kunlaboras k nun ni rakontos al vi pri lastatempa laŭŝajna sukceso de vek-predikanto, ĉu stultulo, ĉu ruza fripono, ni ne scias, kiu propagandas laŭ tute nova sistemo. Antaŭe tiaspecaj «Kulturpioniroj» agis en preĝejoj k inter siaj kredfratoj. La novaperinta vek-predikanto, Frank Mangs, tamen ne estas tiom humila, ĉar antaŭ kelkaj monatoj li nokte predikadis en kinoj, post prezentado de ordinara filmo. Tie li senpage donis sian venenon al la urba gejunularo, kiu plejparte konsistas el malriĉaj industrilaboristoj. Multaj junulinoj donis dum tiaj spektakloj sian «animon» al dio, ĉar la pastro estas tre belaspekta k juna. Post kelkmonata foresto nun tiu pastro revenis ĉi tien kun granda cirka tendo enhavanta sidlokojn por 1500 personoj. La tendon li bezonas, ĉar lia publiko estas tiom granda, ke ĉi tie mankas sufiĉe granda salonego. Nun tiu «pinto» opinias, ke li savos la animojn de ĉiuj loĝantoj de la urbo Boras, eĉ se ili, laŭ lia diro, troviĝas en la antaŭĉambro de l’ infero.

La famo de tiu nova «Mesio» atingis la orelojn de ni ĉi-lokaj SAT-anoj, k hieraŭ vespere ni du direktis niajn paŝojn al lia tendo por ke ni ricevu «refreŝigon» en nia sklaveco. Kvankam ni alvenis duonan horon antaŭ la komenco de l’ spektaklo, ni tamen devis aŭskulti la elverŝadon de l’ «saĝo» de sur la ekstero de la tendo, ĉar ĝi jam estis plenplena je ĉielsoifantoj.

Fininte sian babilaĉon la pastro admonis ĉiun veran parencon al dio veni al posta kunveno en urban religiuldomon, ĉar tie la jamaj piuloj helpos al novevekiĝintaj rapide k senpene fortiri sian nigran animon for el la ungegoj de la diablo k enskribiĝi en la libro de l’ ĉieluloj. Post ricevo de promeso pri tia avantaĝo, vi certe komprenas, ke la du mizeraj esp-istoj ne longe hezitis, sed tuj rapidis al la domo de la piuloj. Post kelkaj minutoj tiu salonego estis okupita k komenciĝis la plej granda frenezado ĝis nun de ni vidita. La publiko konsistanta el viroj k virinoj el ĉiuj klasoj k aĝoj momente ne sentis ian interklasan diferencon k laŭŝajne ankaŭ ne interseksan, ĉiuj estis egale frenezaj. Je ekkrio de la pastro ĉiuj sin ĵetis sur la plankon; komenciĝis plej teruraj preĝokrioj. Ni du estis la solaj sidantoj, k la pastro iradis tien k reen inter siaj ŝafoj elbuŝigante terurajn vortojn, el kiuj ni perceptis kelkajn, ekz. «sankta spirito, per viaj flugilbatoj fortimigu la diablon de la infero» ktp.

Subite la pastro alvenis nin k demandis: «Ĉu vi estas savitaj k ne plu loĝontoj de l’ infero?» Ni respondis, ke ni ne rekonas alian animon ol nian racion, ni ne sentas inklinon freneziĝi k per tio esti duo pli inter via anaro. Poste ni proponis al li diskuti pri lia religio, sed imagu — la pastro saltkuris al la predikant-seĝo k ekkriegante, ke la diablo ĉeestas inter la ŝafidoj de dio, li forte instigis la piulojn preĝi por du fulmenigraj [?] animoj reprezentantaj la varmegan fajron.

Nun estis por ni preskaŭ neeble nin deteni de kompato por la difavorataj, ĉar ni klare vidis, ke ni troviĝas inter frenezuloj k kompatinduloj, kiuj, dank’ al trompado k babiladaĉo de tiu pastro, tute perdis sian mensan ekvilibron. La komuna preĝado fariĝis pli k pli laŭta, ĉar krude la pastro pelis la homojn pli k pli proksimen al la rando de la frenez-abismo. Per siaj strangaj sonoj la preĝantoj memorigis nin pri brutarejo kun ĝia malhoma blekado. Al ni venis piuloj volantaj savi niajn animojn. Dum interparolo kun tiuj evidentiĝis, ke ne granda k valora estas ilia klero. Dogmoj, stultoj k fabeloj el biblio estis ilia sola argumentado. Laste alvenis nin konstrulaboristo, kiu opiniis sia devo savi la du samklasanojn. Tuj ĉe la komenco de nia interparolo ni atentigis lin pri lia devo: anstataŭ esti inter tiuj ĉi mensomalsanuloj labori por plibonigi la realan vivon surteran.

Li tamen ne volis konsenti kun ni, k li klarigis pri ĉio en la ĉielo k postmorta vivo. Li ankaŭ certigis, ke ni iam staros antaŭ dio, k en tiu kunveno partoprenos ĉiu mortinto. Nun ni ne povis deteni nin de mokrido k petis, ke li sciigu nin pri la lingvo uzota en la ĉielo, ĉar kompreneble oni tie inter tiom da diverslingvanoj parolos ian universalan interĉielulan lingvon. Je tiu nia demando li senresponde malaperis inter la preĝantaron.

Sur la predikanta seĝo la pastro plendis pro ĉeesto de nesaveblaj pekuloj k ricevinte jam sufiĉan bildon pri la stato de religiuloj ni stariĝis por foriri. Interŝanĝinte kelkajn vortojn en esperanto, ni hazarde ekrigardis la vizaĝon de sidantino sur sama benko kun ni k vidis, ke ĝi heliĝas, sed denove akceptas poste malesperan

— pàgina 6 —

528 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

LABORISTA ESPERANTISMO KAJ POLITIKO

Ĉu en nia movado ankaŭ estu politiko? Ĉu ni interesiĝu, ĉu ni nin okupu pri publika vivo, pri kunvivo de homoj k ĝiaj kaŭzoj k kondiĉoj?

Ni ne nur lernas k instruas esperanton, por ke la laboristaro scipovu paroli novan lingvon. Ni la lingvon volas uzi kiel rimedon, kiel ilon. Nia celo estas la celo de l’ tutlaboristaro. Socialismo, senklasa sociordo! Ne nur en unu parto, sed en la tuta mondo regu la justo!

Fondi, krei unu grandan ŝtaton de l’ mondo, kie la homoj vivas hominde, laŭjuste, tion ni volas, k por tiu ĉi estonto ni bezonas unu popolon. Signo de l’ popolo estas la lingvo. Tial necesas, krei k disvastigi vivan lingvon. Niaj kontraŭuloj politikaj defendas firme la nacian lingvon. Ekzemple la ĉeĥa revolucio k ŝtatfondo estas sekvo de l’ novkreo de la ĉeĥa lingvo k literaturo. — Ni konstruu tiun ĉi bazon por la mondproleta venko!

Sed ne nur por la estonta ŝtato ni bezonas la bazan lingvon, ankaŭ jam por la konstruado, por la komuna agado k batalo ni bezonas ĝin kiel ligilon de l’ ruĝa mondarmeo.

Nun ni rigardu nian laboristan esperantistan laboron! Ĉu ni povas paroli pri sukceso, pri bona organizado k bona funkciado? Eta jes k ega ne, k kompare kun la kontraŭa naciburĝa movado: la sukcesoŝancoj estas je la flanko de naciistoj, malgraŭ la marksistaj profetaĵoj.

La kontraŭa ideo havas homojn, dediĉantajn sin kun siaj tutaj fortoj al la movado, serioze laborantajn ĉiam k ĉie por ĝi. Se ni volas sukcesi, venki, nia eduklaboro ne nur estu pure lingva, sed ankaŭ politika!

La unua paŝo estu la edukado al precizo, al akurato. Ni komencu ĉiujn farotaĵojn akurate je la fiksita horo, por ke ni ne malŝparu tempon, ni ne ekspluatu la K-dojn k akiru la konfidon de la laboristoj kunbatalontaj. Ankaŭ tuta nia agado estu preciza k akurata.

Komunan laboron ni lernu. Komuneco signifas iri unu kun la alia al unu sama celo. Tre malfacile, jes. Sed rigardu la kontraŭulojn. Ni lernu kunlabori malgraŭ antipatioj.

Ni kamarade kritiku. Kiam ni rimarkas, ke nia sistemo demokrata-parlamenta nin ne helpas, nu, ni forĵetu ĝin, k prenu alian, gvidsistemon, eĉ diktatoran, ĝin provu (prirespondece). Ni vere sincere lernu serĉi, provi k trovi la vojon al nia celo, ankaŭ ni ne forgesu la novajn ne larĝ-paŝitajn vojojn malagrablajn.

Se ni lernis bonan kunlaboron sukcesplenan en nia movado, unue en niaj grupoj, poste ni povas montri nian laboron, nian metodon al la aliaj organizoj, por ke la tutlaborista movado sukcesu.

Ni ne estu malantaŭe en la publika vivo, nur malgranda sensignifa laborist-asocieto; antaŭe en la unuaj vicoj de l’ pioniroj, de l’ preparantoj de nova viv- k sociordo, estu nia loko. Mor (14 624).

[REKLAMO p.6] La 2-a k 3-a kajero de Sennacieca Pedagogia Revuo 48 k 36 paĝoj aperis. Geinstruistoj, pedagogoj, gepatroj, ankaŭ studentoj k liberpensuloj, abonu tiun dokumentoriĉan Revuon de SAT (jarabono: ½ dolaro usona), aŭ aĉetu la unuopajn numerojn po 0,45 mk. g. ADMINISTRACIO DE SAT, COLMSTRATO 1 LEIPZIG O 27.

aspekton. Ni bone ŝin komprenis. Aŭdinte nin paroli esperante, ŝi ekpensis, ke fine la spirito venis ankaŭ al ni, ĉar ni komencis paroli per fremdaj langoj.

Troviĝante ekstere sur la strato k enspirante malvarmetan freŝan noktaeron, ni kune ne kredas la fakton, ke ni vivas en la dudeka jarcento kun ĝia granda evoluo de tekniko k scienco, sed la profundo de l’ homo estas malluma pro stultiga superstiĉo. Ni ankaŭ miris, ke la loka lab. gazeto (socialdemokrata) tute prisilentas movadon, kiu vesperon post vespero altiras novajn viktimojn k dormigas ilian intelekton per ĉionsufoka malklero.

Tiel okazas en jaro 1930 en nia «alte kulturita» lando Svedio. Ekström (12 439), Rask (12 949).

Ni laboras

Esp. kursojn aranĝas Asocio de Proletaj Liberpensuloj en Berlino k Asocio de Proletaj Liberpensuloj, Okcident-Saksio (speciale por funkciuloj). La lastnomita organizo multobligis k dissendis al 54 lokaj grupoj kun ĉ. 11 000 membroj la de K-do Viktorov-Ĉeĥoviĉ el Kiev ricevitan leteron kun temo «Kiel ni kontraŭbatalas dion». En kelkaj grupoj oni laŭtlegis ĝin en la kunvenoj. K-doj helpu pligrandigi ĉi rubrikon «Ni laboras» informante nin pri la utiligo de esp. en nia movado.

INTER NI

Ĉu denove? . . .

Se mi i n t e r n i u m a s, kelkiuj malkontentas pro miaj herezaĵoj. Se mi silentas, aliuj ĉagrenas. Laŭ instigo de ĉi lastaj mi rekomencas la babiladon kun la nura celo ne tedi la legantojn. Kredeble mi pikos ĉi tiun aŭ tiun, pinĉetos alian k eble malkontentigos ĉiujn. Ĉu gravas, se almenaŭ mi tedos neniun? . . .

Mi ne volas trudi miajn pensojn, ne celas starigi novan filozofian sistemon. Necesas por tio esti pli grandcerba ol mi estas. Cetere ĉiu klera homo bone scias, ke neniu filozofia sistemo povis ĝis nun trovi unuaniman akcepton: ĉiuj estas tre diskuteblaj k diskutataj sen ia praktika rezulto ol tiu, ke la diskutantoj tenas vigla k bone funkcianta sian pensaparaton.

SAT difinis al si kiel taskon klerigi, eduki, kulturi siajn anojn. Sekve estas tute normale k dezirinde, ke la SAT-anoj penadu akiri memstaran penskapablon. Cerba gimnastikado estas tiucele necesa.

* * *

Oni povas pli malpli kontentige klarigi al si la naskiĝon de ideoj per la materialisma filozofio. Ilia evoluado k la fakto, ke ili postvivas la kaŭzojn, kiuj naskis ilin, ŝajnas al mi malpli facile klarigebla. Kial ekzistas malsamaj religioj en samaj loko, tempo, vivkondiĉoj k cirkonstancoj?

Farante tiun demandon, mi pensas pri la mahometanoj k hinduoj en Hindio. La unuaj ja mortigas bovinojn por manĝi ilin k la duaj, kiuj konsideras sanktaj tiujn laktodonantajn bestojn, kelkfoje . . . mortigas mahometanojn ĝuste pro ilia mortigemo al bovinoj . . .

La ideoj estas grandaj fortoj. Kiam homoj mortas k mortigas por konservi sian naciecon, sian lingvon, sian apartan vivmanieron k. s., ilin instigas al tio ideoj. Se la marksismo fariĝus nova religio tiom altirpova por la laboristaj amasoj, ke ĝi kolektus ilin milionope en ĉiuj landoj, la socialismo povus eble esti konstruata eĉ se la historia materialismo ne estas senmanke fundamentita.

Kiam komunisto-laboristo k socialisto-laboristo interbatalas, ilin instigas ideoj. Ĉe tia konstato oni iafoje volus detrui la ideojn. Neeble. La homo estas animalo, kiu havas ideojn. Por detrui ideojn oni devas detrui la cerbojn, kiuj entenas ilin.

Sola solvo al tia problemo estas, ke la homoj akiru ĝustan komprenon pri la relativa valoro de ideoj k ne konsentu morti aŭ mortigi pro ili.

— pàgina 7 —

SENNACIULO 529

Sed kiam laboristoj batalas por akiri pli bonajn labor- k vivkondiĉojn, tiam ili ne batalas pro ideoj. Pli alta salajro, pli mallonga labortempo — tio estas konkretaĵo. La klasbatalo estas fakto, ne ia ideologio.

En la Ajnŝtejna (E i n s t e i n-a) epoko la relativismo eniris eĉ la kampon de la t. n. ekzaktaj sciencoj. Ĉu ne estas dezirinde, ke ĝi ankaŭ eniru en SAT? Mi opinias, ke jes. Kaj se tiel okazos, la kamaradeca kunlaborado inter SAT-anoj kun malsamaj politikaj konvinkoj, sed samaj interesoj povas funkcii glate aŭ almenaŭ sen tro fortaj interpuŝiĝoj.

Tiel estu! . . .

Edinburgo, 15. aŭgusto 1930. E. L.

LA SURDULOJ, KIUJ LERNAS MUZIKI

Jam kelkfoje oni tute prave atentigis, ke propagandi sennaciismon al neesperantistoj estas samrezulte, kiel instrui muzikon al surduloj aŭ pentrarton al blinduloj¹. Tamen el la malsupre citata fakto evidentas, ke tia propagando ekzistas.

Ukrainlingva ĵurnalo «Proletara Vero» publikigis en formo de artikolo sub la titolo «Ĉu esperantigo aŭ ukrainigo» paroladon de popola komisaro por klerigo en Ukraino, K-do Skripnik, faritan de li antaŭ sindikata aktivularo en Stalino. Pri esenco de laborista esperantismo li havas tian komprenon: «En iaj rondoj de esperantistoj estas antaŭ ĉio ia teorio pri sennaciismo, kiu tekstas jene: Internaciismo estas unuavice liberiĝo el naciaj lingvoj, studo de sola internacia lingvo esperanto. Oni devas anstataŭ nacia kulturo estigi superan kulturon de internaciismo, nome anacionalismon, sennaciismon, kulturon de esperanto.» Tial li opinias, ke esperantistoj² estas kontraŭ studo de la lingvoj, aparte kontraŭ la ukraina, k propagando de esperanto devas malhelpi al plenumo de komunista programo pri nacia politiko, al kreskigo de ukrainlingva kulturo en Ukraino. Li miras, kiel junkomunistoj povas partopreni tian kontraŭan al partia programo idearon. Li kvalifikas esperantan sennaciismon, kiel etburĝan opozicion kontraŭ komunista nacia politiko.

Tamen K-do Skripnik rekonas ian praktikan valoron al esperanto: «Mi mem ne parolas esperanton k certe ne lernos ĝin, sed mi povis konvinkiĝi, ke esperanto havas ian signifon. Mi aŭskultis raporton . . ., kiel okazas informo al eksterlando pri kultura stato de Ukraino. Montriĝis, ke tre multaj informoj iras per eldonata en Ĥarkovo esperanta gazeto». Kaj plue: «Kiam temas pri la lingvo, kiu povas esti ia kultura interligilo por nia lando kun esperantistoj de aliaj landoj, kiu povas esti informilo ktp., tian limigitan signifon, kvankam sufiĉe gravan, oni devas konstati pri esperanto.»

Nu, tia takso pri lingvo internacia, kiel pri diskonigilo de ukraina kulturo, estas iom «limigita» por komunisto, tion diri povus ajna ukraina ŝovinisto. Ni jam kutimis al suprajaj juĝoj pri nia movado fare de laboristaj gvidantoj k plu ni ne miras k ne indignas: finfine ili ankaŭ studos esperanton postsekvante la amasojn.

Sed nun ne pri tio temas, temas pri tio, ke K-do Skripnik estas muzikanta surdulo, aŭ al li mispropagandis aliaj surduloj. Ĉar interalie li diris, ke vizitinta lin k pledinta por esperanto reprezentanto de Stalina SEU-organizo scipovis paroli nek ukraine, nek esperante (!), sed nur ruse. Do, la sennaciismon oni povas sen miskomprenoj propagandi nur esperante inter esperantistoj. Grodnano.

¹ K-do Lanti diras en «La Lab. Esperantismo» (p. 30): «Ili (t. e. la sennaciistoj) opinias, ke propagandi sennaciismon al malsamlingvanoj estus same malsaĝe kiel instrui beletristikon al analfabetoj».

² Tia bedaŭrinda konfuzo rezultas ĉefe el tio, ke kelkiuj provas samigi la du terminojn: internaciismo k sennaciismo. Necesas do ĉiokaze deklari, unu fojon pli, ke SAT ne havas kiel celon propagandi sennaciismon. Se tiel estus, ĝi devus nomiĝi: Sennaciisma Asocio Tutmonda k ĝia oficiala organo: Sennaciisto, ne «Sennaciulo». Aliam ni eble klarigos pli detale la aferon; dume ni ripetu, ke la sennaciistaj SAT-anoj ne celas sennaciistigi nian Asocion. — E. L.

ĈIRKAŬ NIA DEKA

Nur per kelkaj vortoj mi volas protesti kontraŭ la agado de tiuj K-doj, kiuj ĉeestis la Kongreson, sed ne partoprenis la laborkunsidojn, ĉar dum tiuj montriĝis, ke el la 340 partoprenantoj nur ĉ. 200 ĉeestis la laborkunsidojn¹. Ĝenerale la SAT-anoj riproĉas tute prave tiujn K-dojn, kiuj samtempe estas membro de UEA k partoprenas ties kongreson. Sed, ĉu decas al bona SAT-ano, ke li nur laŭdire partoprenas la Kongreson k uzas la okazon por loĝi k manĝi malmultekoste k tiel rigardi la urbon? Laŭ mi, la Kongreskomitato ne estas ia vojaĝ-oficejo. K-dino 16 599.

¹ La K-dino principe pravas k supra riproĉo trafas multajn; tamen, por esti justaj, ni rimarkigu, ke ioma parto el la kongrespartoprenintoj, kiuj estas Londonanoj, povis ĉeesti nur la dimanĉajn aranĝojn k la du unuajn laborkunsidojn, kiuj okazis lundon — festotago en Britio — k estis devigataj pro sia laboro foresti la kunsidojn de l’ sekvantaj tagoj. — Red.

[REKLAMO p.7] La plej bona k amuza legolibro estas KANDID La ĉefverko de VOLTER en la esperanta traduko de E. Lanti kun antaŭparolo de l’ tradukinto k ilustroj de R. Bartelmes. Laŭ la unuanima opinio de la recenzistaro la stilo estas modela, simpla, facillegebla. Form. 13×19 cm. 160 pĝ. Prezo 1.70 mk. g., bindita 3.— mk. g. Mendu tuj ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

TRA LA MOVADO

KRONIKO

ĈEĤOSLOVAKIO. Distrikta komitato de socdem. junularo en Stankov, okcidenta Bohemio, okazigis je 20. 7. en proksima vilaĝo Puclice internacian tagon de gejunularo, kiun partoprenis ĉeĥaj k germ. K-doj el vasta ĉirkaŭo. Antaŭ pli ol 300 ĉeestintoj, inter kiuj proks. 20 geesp-istoj, K-do Štekl salutis esp-e k propagandis ĉeĥlingve pri la signifo de esp-o. Samon faris K-do Kamerer germanlingve. Tiu aplaŭdita elpaŝo estis la unua en tiu regiono, pruvo, ke esp-o komencas penetri en la vilaĝojn, kiuj longe obstinas por akcepti ion, kion oni ne tuj povas utiligi. (6082.) — SOVETIO. Kieva SEU-organizo nun havas 98 anojn. Plej grandaj atingoj estas inter junkomunistoj, pro rezolucio de Distrikta komitato iniciati laboron. En la gazetoj aperis la necesaj kritikoj. La Intersindikata Domo aranĝis specialan oficejon por internacia propagando, preskaŭ je 50% partoprenatan de esp-istoj. Je 3. 5. okazis internacia vespero kun ekspozicio. Sekve okazis nova kurso (8. 7.). Pedologia katedro de Kieva popolkleriga instituto organizis specialan esp. kurson en lernejo por studi edukan valoron de esp. Ĝi kolektis interesegan materialon per esp. korespondado. Tutukraina Muzea urbeto sukcese aplikas esp-on por interrilati kun liberpensuloj. (728.)

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Prof. L. Ĵirkov, Kial venkis esperanto. Eld. CK SEU, Moskvo. 1930. Eldonkv. 3000. 36 pĝ. Form. 12×17. Prezo 20 kop.

Ruslingva broŝuro pri la superecoj de esp-o kompare kun volapük k ido.

Juneco k Amo. Legendo el Venecio. Verkita de Edw. S. Payson. 1930. Eld. The Esperanto Publishing Company, Ltd., London WC 1. Havebla ĉe British Esp. Association, 142, High Holborn, London WC 1. 72 pĝ. Form. 10×16. Prezo broŝ. 1,3 ŝil., bind. 2,6 ŝil.

La konata temo pri du amikoj, kiuj enamiĝas la saman virinon. La rakonto estas verkita sen granda originaleco, sed en flua, bonstila k senerara

— pàgina 8 —

530 SENNACIULO

esperanta lingvo. Mi trovis nur unu nekonatan vorton: gabloj (Sceno II). Teknika manko estas, neimitinda laŭ mi, ke la paĝoj estas nenumeritaj. N. B.

G. Gladstone Solomon, Esperanto por Infanoj. Eld. The British Esp. Publishing Company Ltd., 142, High Holborn, London W. C. 1. Form. 15×21 cm. 69 pĝ. Prezo: 1 ŝil. 6 p.

La aŭtoro, kiu verkis similajn librojn por franc-, german-, angla lingvaj infanoj, tre bone solvis la malfacilan taskon prezenti simplan, allogan k interesan lernolibron laŭ rekta metodo por esp. infanoj. La metodo aplikita estas tre taŭga por junaj lernantoj de nia lingvo k la desegnoj sendube plezurigos ilin. Ankaŭ papero k preso estas belaj.

Gvidlibro pri Stockholm. Eld. Esperanta Turisto Komisiono, Stockholm, Malmtorgsgatan 5. — 16-paĝa bele ilustrita libreto kun koncizaj, sed precizaj sciigoj por la vojaĝanto.

KORESPONDADO

AŬSTRIO

— Kiuj eksterl. Gek-doj sendas al mi PI, il. gaz.? Adr.: K-do Ernst Winkler, Kematen b. Wels.

— Kiuj eksterl. Gek-doj sendas al mi PI, il. gaz.? Adr.: K-do Karl Humer, Kematen b. Wels, 2.

FINNLANDO

K-do Waino Hellsten, Loimaa (Suomi), interŝ. PM, f-aĵoj, il. g. (nur bonajn markojn) kĉl, certe [?] resp., ruĝaj krucmarkoj.

FRANCIO

— Kiu K-do povas havigi al mi let. kurson presitan en germ. lingvo? Adr.: K-do Jean Wutte, Schiltigheim, Bas Rhin.

GERMANIO

— Kelkaj K-doj koresp. kĉl, L, PI, PM. Skribu al K-do Gerhard Gumpert, Leipziger Str. 26, Görlitz/Schlesien.

K-do Walter Blankschein, Parkstr. 15, Riesa/Elbe, kĉl, PI, PM, koresp. pri alumet-industrio.

K-do Fritz Glatte, Nieder-Hof, Lomnitz, Kr. Hirschberg/Rsgb., kĉl, pri ĉ. temoj, L, PK.

— K-doj sendu gazetojn, afiŝojn ktp. por nia ekspozicio! Mi sendos rekompence germanaĵojn. Adr.: K-do Alfred Obst, Walterstr. 2, Hirschberg/Rsgb.

HUNGARIO

K-dino Gizelo Müller, Szent Marton str. 17, Szombathely, L, PI, kĉl.

K-do Stefano Fábián, Munkácsi str. 17 (Szöllös), Szombathely, PM, kĉl.

KANADO

Adresŝanĝo. — K-do Alick Black (antaŭe Camp 9, Englewood, B. C.) havas nun jenan adr.: Box 39, New Westminster, B. C.

SOVETIO

K-do Eugen Melnik, Pokrovka 31, stud. loĝejo, Moskvo, kĉl, PI, bfl., peras gekoresp-tojn, menciu gradon de esp. scio. Resp. gar. 12 874.

K-do E. Melnik, Pokrovka 31, studenta loĝejo, Moskvo, bezonas adresojn el ĉl. por si k siaj kursanoj. Skribu amase: L, PI, bfl, gaz. Ĵuskomencantoj ne timu skribi! Vi havos egalan K-d(in)on. Nepre menciu, kiu vi estas.

— Viglan korespondadon garantias 150 gestudentoj pri ĉ. t. kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.

[REKLAMO p.8] Vizitu nin! Vizitu nin! Dum nia Ruhr-regiona LEA-distriktkonferenco en Duisburg, je la 28-a de septembro. Ni elektis Duisburg tial kiel konferenclokon, ĉar ĝi pleje situas okcidente. Pro tio ni esperas, ke holandaj k belgiaj Gek-doj vizitos nin multnombre. Pri ĉiuj detaloj turnu vin al K-do Jakob Müller, Duisburg-Hochfeld, Immendal 59, Germanio.

[REKLAMO p.8] NATURAMIKOJ Sport- k Kulturkongreso okazos je 4.—5. okt. en Köln-Mülheim, aranĝata de Naturamikoj! Ĉiuj prol. Sport- k Kulturorganizoj nepre partoprenu sendante delegiton. Ankaŭ unuopuloj partoprenu. Senpaga loĝejo estas garantiata. Se almenaŭ nur 2 alilandaj Gek-doj partoprenos, la kongreslingvoj estos germana k esperanta. Anoncojn k salutskribojn sendu al: Naturfreunde, Lokal Richter, Oskarplatz, Köln-Mülheim, Germanio.

Atentigo! K-doj metu sur siaj leteroj al la Redakcio ĉiam siajn nomon k adreson!

[REKLAMO p.8] Rondo de SAT-anoj en Bournemouth k Christchurch dez. ricevi el ĉ. l. bonajn afiŝojn laboristajn, por ekspozicio en la 1. aŭ 2. sabato de oktobro, por montri kiel oni utiligas afiŝojn por la propagando de socialismo, kulturo, ktp. Materialon ni pretas tuj poste sendi, laŭ deziresprimo, al rondo en Leipzig. Adr.: K-dino M. Upsdale, «Melcombe», Portfield Road, Christchurch, (Hants.), Anglio.

[REKLAMO p.8] Helpu al ni, por ke sukcesu la unua ekspozicio en nia loko dum 10. ĝis 12. okt. per AFIŜOJ varbaj en esperanto k nacilingvo, nacilingvaj diverscelaj laboristaj flugfolioj (kun esp. klarigoj). G A Z E T O J k nacilingvaj esp. gazetoj (LEA), nacilingvaj lab. k il. gazetoj (klarigoj esp.). PK ilustr. M bfl. aŭ salutletero. Respondon (rekompencon) ricevos ĉiu (laŭ sia deziro). Garantias K-doj 10 202, 12 014, 10 201. Adreso: Franz Kunze (por ekspozicio), Neustadt a. Tafelfichte, Hirteng. 235, Nordbohemio, Ĉeĥoslovakio

[REKLAMO p.8] Esperantista Grupo organizanta ekspozicion bezonas PI k afiŝojn (pri lab. movado), kĉl. Tekstoj tradukotaj esperanten. Resp. garantiata. — K-do Rouin, 16, rue J. Verne, Villeneuve-Saint-Georges (S-et-O), Francio.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»: Der Volkslehrer, Langensalza, 3. 8., Pri hist. rolo de esp. k SAT (300), Aĥalgazrda Komunisti, Tiflis (majo/junio), Trag. en usona mallib. (293), En lando de senlab. (288).

Priesper. artik. k notojn enhavis: The Plebs, London, aŭg. (La Lab. Esp.), Signalen, Stokh., 7. 8., Le Réveil Ouvrier, Nancy, 9. 8., L’Effort, Lyon, 9. 8., Le Progrès, Lyon, 11. 8., L’Eclaireur de l’Ain, Oynax, 3. 8., Le Populaire, Paris, 15. 8.

Pri SAT-Kongreso raportis: Daily Worker, London, 4. 8., 6. 8., 8. 8., Daily Herald, Lond., 6. 8., Monde, Paris, 16. 8.

Peresper. materialon enpresis: Aĥalgazrda Komunisti, Tiflis (majo/junio), Esp. Servo (6 art. el n-oj 288 ĝis 296).

[REKLAMO p.8] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. por nemembroj . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla!

NIA POŜTO

Al multaj. — Ni estis lastatempe bombardataj per artikoloj, ĝenerale polemikaj, pri nia monafero en Moskvo. Tian materialon ni ne publikigos, tial ke ĝi certe ne helpus trovi la ĝustan solvon al tiu problemo. — E. L.

Pro manko de loko ni ne povas enmeti interesan artikolon de K-do E. V. Ivnickij, per kiu li klarigas, ke lia «fantazia» rakonto iom post iom fariĝas realaĵo. Ni jam vaste reklamis la traktor-aferon k la legantoj devas ne forgesi, ke la kolektata mono devas esti sendata al nia Administranto en Leipzig, k ke tio helpas malgrandigi la ŝuldon de SEU al SAT.

15 428. — Dankon pro viaj skribaĵoj; neeble ilin enmeti. Red.

Brynowna. — Esp. verkoj de tiuj du verkistoj ne estas konataj al ni.

10 574. — Bedaŭrinde ni povas nun nenion sendi, ĉar la mono mankas.

Hellsten (Loimaa). — Simpla koresp. anonco kostas 0,80 mk. g., mankas 3 mk. fin. Adm.

ENHAVO

paĝo
Sklaveco ĉe la antikvuloj 523—24
La karbministaro en Belgio 524—25
Sardujo 525
Iom pri la vivo de senlaborulo 525—26
Aktiva helpo estas necesa! 526
Por nia distro 526
Sennaciula Liberpensula Paĝo 527—28
Tra Esperantio 528—30
Korespondado, Anoncoj 530

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

Núm. 310, 11 de setembre de 1930

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

[BILDO p.1 | 29,5,71,16] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» super terglobo kun meridianoj

6-a JARO, N-o 310 — LEIPZIG, 11. / 9. 1930

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

LASTHORE!

Kiel la Centra Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio klopodas por ke SAT «evitu la rifon»

Necesas hodiaŭ paroli klare k malkaŝe. Ni jam diris, ke la reteno de nia mono en Moskvo kredeble rezultas el tio, ke la koncerna tiea Instanco ne estas ĝuste informita pri nia Asocio. Ni suspektis, ke la ĝenerala sekretario de SEU ne estas fremda al tiu misinformiĝo. Ni ja povis dum multaj jaroj kolekti sufiĉe da faktoj, fari sufiĉe da rimarkoj por konvinkiĝi, ke E. Drezen per plej diversaj rimedoj ĉiam subfosadis la bazon de nia organizo. Se li ne sukcesis en siaj malindaj klopodoj, estas por tio, ke ĝis nun li ĉiam renkontis en la komunistaj rondoj mem sufiĉan kontraŭstaron. Sed lastatempe li povis bonuzi favoran okazon por pliintensigi sian intrigadon. Kiel konate, la Soveta Registaro, streĉante la fortojn por efektivigi la grandiozan «kvinjaran planon», donis instrukciojn al la koncernaj instancoj, por ke ili severe esploru, ĉu tiu aŭ alia entrepreno havu la rajton sendi monon eksterlanden. Tio estas tute natura k aprobinda. Nu, jen oportuna okazo, kiun delonge atendis embuske la ĝen. sekretario de SEU por insidi al SAT! La plano estis ruze k malvarmsange efektivigata: unue, subfosi la financan bazon de la Asocio per reteno de ĝia mono; due, kredigi al la membroj, ke la Direkcio de SAT estas respondeca pri tia stato, tial ke ĝi «revizias», tial ke Sennaciulo fariĝis «kontraŭsoveta» organo — ktp., k. s. Vasta agitado estis tiucele organizita. Naivaj aŭ fanatikaj kompartianoj estis utiligataj por tia agitado; diversspecaj posten-dezirantoj k malkontentuloj ankaŭ helpis.

La akuzo, ke ni fariĝis «malamikoj de Sovetio», estas ne nur monstra, sed eĉ ridinda. Ne sufiĉas ja kiel pruvo la fakto, ke ni ĉiam kontraŭis al la malicaj intrigoj, kiuj celis detrui SAT! Ni opinias male, ke per tio ni pli bone defendis, defendas k defendos Sovetion ol la nuna ĝenerala sekretario de SEU. Tute ne sufiĉas loĝi en Moskvo por esti plej lojala Sovetiano. En la 301-a n-o de «S-ulo» ni parolis pri «rusto ĉe la Soveta ŝtataparato». Tia konstato ne estas ataki, sed male defendi Sovetion. La fakto, ke intrigulo k ŝajnkomunisto povas okupi respondecan postenon en SEU k misinformi ŝtatajn instancojn, estas ja signo de rusto. Kontraŭ tion cetere batalas la Sovetia Kompartio mem. Kaj estas antaŭvidebla la tago, kiam Drezen estos definitive forpelata el la Partio. Jam en la jaro 1924 li estis eksigata k povis poste esti reakceptata nur dank’ al komplezo de unu aŭ du influhavaj personoj. Lastan jaron Drezen sidis ĉe la rando de eksiĝo k ricevis «admonon kun averto». Ĉu do por doni pruvon pri pura komunisteco li misinformis la Popolkomisarion por financoj pri SAT? Ĉu por kaŝi sian burĝecon, sian esperantistan neŭtralismon, k aspekti ortodoksa, li bezonis akuzi nin pri «reviziemo»? Se necesos, ni parolos aliam ankoraŭ pli precize. Ni ja ne timas ĉi tie liajn denuncojn, kiuj havis por kelkaj SAT-anoj en Sovetio malagrablajn sekvojn. Ni ne esploros nun, kial en Sovetio mem oni ne kontraŭstaras pli vigle al la agado de freneze ambicia ulo. Tion ni eble faros pli poste, se necesas…

Ni bedaŭras esti devigataj elpaŝi kun tiaj personecaj konsideroj; sed ni opinias necese tion fari nun por ebligi ĝustan komprenon pri la situacio en nia movado al la K-doj, kiuj povas k deziras kompreni. Tia enkonduko ja estas necesa por ke ĉiu leganto taksu ĝuste la ĉi-suban dokumenton, kiu venis en niajn manojn per vojo, kiun kompreneble ni ne konigos. Pri tio ni diru nur, ke nia informanto estas SAT-ano k ke pri la aŭtentiko de l’ dokumento ne povas esti dubo.

ELTIRAĴO EL PROTOKOLO N-o 20

de Centra Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio — je la 7-a de aŭg. 1930

Ĉeestis: membroj de Sekretariaro: Breslaŭ, Varankin, Demidjuk, Drezen, Incertov, Nekrasov, Usmanov; membroj de CK de SEU: Ĵavoronkov, Rublov; membro de Kontrolkomisiono de SEU — Ponjatovskij; membro de Moskva Komitato de SEU — Jakovlev k reprezentantoj de Germana Laborista Esperanto-Asocio — Bässler k Richter.

Aŭskultis:

Pri la stato en SAT k pri la lastaj elpaŝoj de SAT-Direkcio en Sennaciulo.

Estas ricevita telegramo el London: «Londona Kongreso eldiris la deziron, ke la 11-a kongreso okazu en Moskvo. Kontrolkomisiono formiĝas en Brussel. Por Lanti — 119 voĉoj; kontraŭ li — 59.»

Decidis:

a) Konstati, ke propagandataj ideoj de sennaciismo k la ĝenerala sinteno de SAT-Direkcio dum la lasta tempo nur malhelpis la SEU-laboron (elpaŝo de K-do Skrypnik). Ĉi sennaciisman ideologion necesas plej decide kontraŭbatali.

— — — — — — — — — —

e) Proponi al GLEA k al la ceteraj eksterlandaj LEA-oj organizadon de Akcia Societo por eldoni revoluciajn

— pàgina 2 —

532 — SENNACIULO

esperantajn gazetojn k librojn. Preni sur sin la promesdevigon pri la tutpova subteno de ĉi eldona entrepreno.

f) Jam nun, ne atendante la konformiĝon de la eldonejo, opinii bezona la organizadon ĉe GLEA de speciala aparato, sufiĉe reklamata, por disvastigi en la eksterlandoj la eldonojn k gazetojn de SEU.

g) Tutforte peni, ke en la 1931-a en Moskvo okazu Internacia Kongreso de revoluciaj esperantistoj por formi la novan revolucian organizon.

ĝ) Pro ĉesigo importi la SAT-eldonojn en USSR-n CK de SEU estas devigita ne plenumi la punkton de Göteborg-kongresa rezolucio pri la eldono de esperanta literaturo.

h) Opinii bezonata, ke ĉiuj SEU-anoj¹, estantaj SAT-anoj, akurate plenumu siajn devojn en SAT k per tio evitigu la kalumniojn kontraŭ sovetiaj k komunistaj esperantistoj.

ĥ) Laŭ la deziro de l’ reprezentantoj de GLEA pri la eldonado de l’ nova gazeto anstataŭ Sennaciulo unuatempe obteni la instalon en Moskvo Redaktado efektiviĝu ankaŭ el la eksterlando. Proponi K-don Batta, kiel redaktoron.

*

Ĉu ni aldonu komentojn? Ne necesas. Kaj nun la demando estas: Ĉu la SEU-anoj, ĉu la GLEA-anoj permesos la efektivigon de tiu vera krimo kontraŭ la laboristan esperantan movadon? Ĉu do ili toleros, ke plenmano da nerajtigitoj rompu la Konvencion de Göteborg k disigu, malfortigu niajn fortojn?…

Kia ajn estos la respondo al nia ĉi supra demando, ni restas optimistaj pri la estonto de SAT. Nia organizo estas bazita sur ĝustaj principoj k ĝia fundamento estas jam sufiĉe larĝa k fortika, por ke la kunfluo el intrigo, ambicio, partia fanatiko k malsaĝo ne kapablu ĝin detrui. Neniu malkuraĝiĝu; male ĉiu konscia SAT-ano streĉu la fortojn, por ke nia organizo sen tro grava domaĝo eliru el tiu ĉi ŝtormo k ankaŭ ĉi-foje evitu mortigan rifon. Antaŭen!…

La Direkcio de SAT J. Aber (55), L. Banmer (11), L. Glodo (50) H. Kaŝon (24), E. Lanti (1), M. Desua (7767)

¹ Tiu punkto celas la 2 K-dojn, kies informojn ni publikigis en la n-o 304-a de «S-ulo». — Red.

NOTOJ EL USONO

SAT-ano 488

Minacas la laboristan sindikaton en Usono la tielnomata «flava hundaĉo», t. e. kontrakto subskribita de ĉiu dungito, ke li ne aniĝos al sindikato. En kelkaj urboj la instruistoj ne havas la rajton organiziĝi. Ekz. en Sitl (Seattle), en ŝtato de Vaŝingtono, la kapitalestroj elspezis multe da mono por kapti la administradon de la lernejoj. Ili timis, ke anoj de la Amerika Federacio de Instruistoj parolus al la infanoj pri la avantaĝo de l’ sindikatismo. Jen la «lando de la liberulo k bravulo».

*

La Kongreso de la Amerika Federacio de Instruistoj okazis en Memfis (Memphis) je fino de junio. S-ino F. C. Hens’n (Hanson) avertis la anojn kontraŭ atako tra la tuta lando de la kapitalistaj korporacioj. Ili volas fortranĉi la elspezojn k tute regi la lernejon. Jam ili penis fari tion en la urboj Ĉikago, Atlanta, Sajrekjuz (Syracuse) ktp. «Neniam dum la lastaj 40 jaroj la estonto estas tiom minacanta por publika edukado» ŝi diris en publika parolado varbante por la sindikato.

La fama filozofo k edukisto d-o John Djŭe (Dewey) nun ĉesas instrui ĉe Kolumbia Universitato ĉi-jare. Li ĉiam publike subtenis la A. F. de Instruistoj k admire skribis pri la soveta edukad-sistemo, kvankam li ne estas marksisto.

Brokŭud (Brookwood)-Labor-Kolegio ĵus elsendis je la servo de la laboristaro 36 studentojn, kiuj plenumis 1—2-jaran kurson de studado en la sociaj sciencoj. Tiu ĉi grupo (la oka en la vivo de Brokŭud, kiu komencis funkcii en j. 1921) venas el 14 diversaj ŝtatoj k el 16 industrioj. La Amerika Federacio de Laboro antaŭ du jaroj kondamnis la kolegion, ĉar ĝi kritike traktis la taktikon de la A. F. L. La ĉarpentista sindikato eĉ eksigis unu el siaj anoj, ĉar li rifuzis forlasi la kolegion. Sed progresuloj ankoraŭ subtenas ĝin.

*

Kiu pli gravas en lernolibro de historio? Ĉu ĝia naciismo, ĉu ĝia korekto? Ŝajne en Novjorko, laŭ la aganta superintendanto, H. G. Kembl (Campbell), «la novjorkaj lernejoj interesiĝas pri historia korekto, sed pli multe pri usonigo (amerikanisation)». Pro tio li malpermesas la uzadon de «Moderna Historio», verkita de G. J. H. Hez (Hayes) k Mun (Moon). Plej multe ofendis la citaĵo; «Kiam unu viro envenas la mondon senmona, dum alia heredas milionon de dolaroj, reala egalo de ŝanco ne ekzistas». Laŭ Kembl, tiu ĉi memevidenta fakto estas senkaŝa rekomendo de socialista doktrino. Ĝi kompreneble neas la fetiĉon de Usono, k en tiu lando kompleta egalo de ŝanco floras senlime. La loka estro de la Am. Fed. de Instruistoj, H. J. Linvil (Linville), postulas, ke la direktoraro esprimu bedaŭron k permesu publikan ekzamenon de la verko antaŭ ol forpeli ĝin el la lernejo. Linvil diras, ke la verko estas «bone organizita produkto de la plej bona erudicio, liberala k inteligenta». Sed la Superintendanto anoncis, ke li anstataŭas ĝin per nova historio, kiu emfazas la usonan ekspansion al la okcidenta marbordo k la ĵusaj veturoj de Bed (Byrd) al la suda poluso. Mi pluon raportos pri la afero poste.

En Usono estas 15—20 milionoj da homoj, kiuj ne povas legi aŭ skribi. Sed antaŭ ĵus okazinta popolnombrado, estis multaj penoj ŝanĝi tiun malbonan staton. La estrino de la Am. Fed. de Instruistoj k aliaj kritikis, ĉar por plibonigi la statistikon la ekzameno por analfabetoj estis multe plifaciligata ĝis preskaŭ nur la skribado de l’ nomo.

*

Filadelfio (Philadelphia) estas la naskiĝurbo de la fama deklaro pri sendependeco (j. 1776), kiun ĉiu usona infano lernas parkere, sed tiu urbo ankaŭ enhavas malsatajn infanojn laŭ enketo de la tiea direktoro de edukado. Li trovis, ke 4609 infanoj ne manĝas lunĉon pro la severa senlaboreco en la urbo, k starigis kason por nutri la infanojn. Antaŭ du monatoj kapitalista loka ĵurnalo diris, ke 20 000 infanoj devas iri al la lernejo sen matenmanĝo. La teksa industrio moviĝas suden k la idoj de la laboristoj suferas en la ombroj de malriĉo eĉ en la lando de Huvera (Hoover-a) prospero.

Signifoplena artikolo aperis en la maja oficiala organo de la A. F. L. Ĝi permesas direktoron de la lernklasoj en publika edukado de Ĉikago fanfaroni pri la pliboniĝantaj vivkondiĉoj de la usona laboristo, kiu aĉetis akciojn ĉe «sia» kompanio. Kiun celon devas havi la usona edukadsistemo, kiu prizorgas 25 milionojn en la unuagrada lernejo, 4 milionojn en la duagrada lernejo k unu milionon en pli altaj institucioj? La Direktoro, Eston V. Tobz (Tubbs), respondas, ke la ĉina instruisto favoras la imiton de la praŭloj; la angla lernejo instruas la idealon de servo (?); sed la usona lernejo instruas «… ke merito k malfacila laboro formas magian formulon, kiu ofte transŝanĝas la plej malkuraĝigajn cirkonstancojn en plej brilan atingon».

* * *

La K. P.-Parti-Lernejo en Novjorko raportis, ke ĝia studentaro kreskas al 1500 kompare je 60 studantoj registritaj en j. 1924. Prepar-lernejoj ankaŭ funkcias en la urboj Ĉikago, Detrojt (Detroit), Klivlnd [?] (Cleveland), Filadelfio k Boston. Por plibonigi la aferon k starigi korespond-kursojn, la Partio alvokas por donaco de $ 10 000.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 533

«SLOT» EN BERLINO

MOR (14624)

De 23-a ĝis 27-a de julio 1930 okazis en Berlino (Germanio), antaŭe projektita en Hale (Halle) (Mezgermanio), la dua mondrenkontiĝo de laboristaj k kamparanaj infanoj, de junpioniroj («Slot»), aranĝita de Gek-doj el la komunista partio. Partoprenis miloj da germanaj gepioniroj, centoj da eŭropaj ekstergermanaj gejunuloj k kelkaj aziaj junk-doj. Sovetaj k ankaŭ multaj alilandaj infanoj ne ricevis laŭdire la pasporton aŭ la enirpermeson germanan.

Dum la tagoj antaŭ la renkontiĝo, gelaboristoj en germanaj urboj salutegis la delegitojn eksterlandajn; merkrede, Berlinaj gelaboristoj bonvenigis en 7 grandaj kunvenoj la junajn gastojn. Jaŭde komenciĝis la kongreso per solena malfermkunsido. Standardoj, flagoj, «Estu pretaj»-vokoj, muziko, aplaŭdego, fotado, paroladoj pli malpli kompreneblaj de infanoj, la tuta kunvenego teatra prezentaĵo, sed bone montranta al junpioniroj la kunstaradon de l’ ruĝa junulmovado. Certe, travivaĵo por la ĉeestintoj. Posttagmeze komenciĝis la laborkunsidoj, plenaj je raportoj, rakontoj de infanoj pri ilia penplena vivo k kontraŭstaro aŭtoritaton ŝtatan; infanaj raportoj. Baldaŭ necesis specialigi la laboron, starigi fakkonferencojn.

La kontraŭfaŝista rondo priparolis la danĝeron de faŝismo, naciismo por la proleta infanaro, la necesan kontraŭagadon, kies grava punkto i. a. estas la plifortigo de l’ internacia eduko. Ankaŭ la lerneja fakrondo substrekis i. a. neceson de tutmondaj interrilatoj. Speciala konferenco por internacia eduko deklaris, ke estas tasko de proleta infanmovado, eduki novajn homojn kun novaj ecoj k kutimoj. Antaŭ ĉio, eduku internaciistojn, kies plej alta celo estu la internaciismo revolucia proleta, kiuj rompu la barojn de kapitalismo k naciismo. Rimedoj estu vojaĝoj k vizitoj reciprokaj trans la limoj, konkuroj sur kampo de internacia laboro, internacia korespondado, rilatiĝo kun junk-doj de landoj subpremataj, kontraŭbatalo nacian disecon, ankaŭ en Sovetio, ankaŭ ĉe plenaĝuloj, finfine ne forgesu la rimarkigon pri spertoj en la gazetaro infana.

La konferencoj pludaŭris vendrede k sabate. Sed ne nur teorie priparolante, la junpioniroj pasigis la renkontotempon. Komuna sporto, ludado, vizitoj k observoj en la urbego, teatro, manifestaciaj marŝoj k veturoj tra Berlino ilin okupis. Rimarkinda laborkunveno ankoraŭ estis la konferenco de helpantoj k gvidantoj de infantaĉmentoj komunistaj k komunistemaj.

La finkunvenego de pli ol dudekmil Gek-doj montris la entuziasmon de la junpioniroj k estroj. Sente, oni devis enesti en la granda komunaro de junuloj ruĝaj, kunhelpi, por ke ili atingu la celon socialisman.

Kvankam granda sukceso, bonege montrinte al infanoj, ke la mondo k la ruĝpionira movado estas pli grandaj ol la hejmlando k la naciaj pioniraj taĉmentoj, tamen restas multego por fari. Krom organizaj mankoj estas evitendaj la kutimoj naciaj, kiuj kontraŭstaras la sencon de internaciismo proleta. Mankis la komuna lingvo (la plejparto komprenis k parolis nur la germanan); el tio rezultis, ke multaj negermanaj Gek-doj ne povis kunlabori, malgraŭ la tradukoj. Ankaŭ rimarkataj estis malbonaj ŝercoj, kiuj baziĝis sur naciismo k neinterkompreno. Same: naciismaj doktrinoj ne tute forestis. La poresperantan laboron faris la Berlina grupo de LEA per disdonado de 3000 flugfolioj plurlingvaj. La interparoloj okaze de l’ disdono montris, ke la junpioniroj nur malmulte scias pri esperanto, sed kelkfoje estas pretaj lerni. La estro de l’ renkontiĝo k de l’ junpionira movado estas preta akcepti la helpon de lab. esperantistoj. Kelkajn esperantistojn mi ĝoje povis renkonti.

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA LERNANTO»

AKTIVA HELPO ESTAS NECESA!

PENSOJ DE MALLIBERULO — (Fino. Vidu antaŭan n-on.)

Malgraŭ mia nuna situacio — penplene mi devas reteni mokridegon; estas malagrabla aĵo ofendi estron. Kvankam li laŭ paragrafe ne rajtas ĉikani malliberigiton, li tamen aplikus iun intrigon por venĝi sian honoron. Ekzemple kaŝe li povas fari fi-ateston — tiel nuligante la lastan esperon pri eventuala pli frua hejmeniro. Inter la gardistaro nur malmultaj rajtas nomi sin «edukitaj homoj». Vivante en etburĝa medio ili havas nur malvastan horizonton; eble kelkaj el la pli junaj oficistoj tre volonte konsentus kun la nova epoko, sed, por konfesi malkaŝe, sincere sian opinion, al ili mankas kuraĝo. Dum mia libera tempo, mi studas nian karan lingvon. Alvenante mian ĉelon, ofte iu oficisto demandas scivoleme: «Kion vi faras?» Kaj al mia respondo: «Mi studas esperanton», li plej ofte faras miregan grimacon. Kelkaj tute ne scias ion pri esperanto, aliaj ne volas doni al nia lingvo la plej etan vivrajton. Ĉi-loke mi petas al la alilandanoj sendi pruvilojn, por ke mi povu refuti la fiasertojn de la dubantaro. La gardistaro kutimas agi nur laŭ ordonoj, tial ili atendas, ĝis la registaro ordonos: Lernu esperanton — estas plej urĝa tempo — la kontraŭuloj jam plenkreskis.

La seksa demando

Iam, antaŭ kelka tempo, diris dio: Estas ne bone lasi la viron tutsola — mi donos al li — kunulinon. Dirite — farite. Eble la tiama dio estis pli kunsentema — li bonsciis la funkcion de la homa aparato; aldoninte al la vira Adamo inan Evon, li plejgrade plibonigis sian majstran verkon. Sed iom post iom la granda majstro maljuniĝis — laŭdire — li anstataŭigis sian personon per la t. n. «nigra — veŝtitoj». Lastaj tre baldaŭ forgesis la tiom gravajn ordonojn de sia estro, i. a. la absolutan neceson de l’ kunvivado de viraj k inaj kreaĵoj. Ili mem plenumis, plenumadas sian devon, serĉas forgesi eventualajn malgajajn momentojn ĉirkaŭbrakante iun belulinon. Por ili la tablo ĉiam estas preta.

La plej multaj homoj hontas priparoli la seksan temon, kvankam ĉiu normalulo celas kunvivadon kun la ali-seksa homo, laŭ neforigebla naturleĝo.

Sed nun, karaj gefratoj! Miloj da niaj homfratoj laŭleĝe devas pasigi jarojn, eĉ en multaj kazoj sian tutan vivon en karcero. Por ili ne ekzistas eblo kontentigi siajn naturajn sentojn. Estas konstatita afero, ke pro ĉi tiu malpermeso, iom post iom estiĝas korpaj k spiritaj difektoj. Neniu povas postuli daŭre reteni aŭ eble elŝviti tra la haŭto tiujn sentojn. Male, kuracisto ĉiam rekomendas atenti regulajn seksrilatojn. Ĉu la malliberuloj eble havas apartajn naturojn rilate al la seksodemando? Proprakorpe mi suferadas terurajn turmentojn — antaŭ la okuloj pluaj 5 jaroj pasigotaj en ĉi tiu fidomo — ho, griza, timiga estonto!

Tro malmulte el la ceteraj homfratoj okupas sin pri la ĉi tie tuŝita temo. Estu ĉies nepra devo konsideri la sorton de l’ homfrato. Ni celadas pli bonan tempon; tial mi elkore petas vin doni amon anstataŭ malamo k malestimo. La jaroj pasos. Kiel iam ni batalos denove ŝultro ĉe ŝultro. Neniam mi forgesos ĉi tiujn jarojn «malantaŭ muroj»…

H. H., Germanio.

[REKLAMO p.3] Belega romano! JACK LONDON — LA FERA KALKANUMO — Tradukita el la angla de G. Saville. 368 paĝoj. Formato 12×18 cm. Prezo 2,60 mk. g., (bindita 3,50 mk. g.) Mendu tuj ĉe Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27, aŭ Sidejo de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX

[BILDO p.3 | 61,88,66,93] Kvinpinta stelo en la reklamo

— pàgina 4 —

534 — SENNACIULO

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

El Japanio

Granda manovro subpremas la proleton

Dum 1. julio estis en urbo Kuraŝiki arestataj du laboristoj pro disdonado de l’ semajna kompartia gazeto Dai II Musanŝa Simbun. Poste oni traserĉis la loĝejon de unu arestito, K-do Sigei, k trovis 30 ekzemplerojn de l’ gazeto. La arestitoj nenion konfesis antaŭ spionoj. Tial ondo de blanka teroro atakis la urbon Okajama: spionoj arestis 8 konsciajn laboristojn, el ili la solan proletan urbparlamentanon, K-don Nakahara. Arestoj okazis de 3.—7. julio; preskaŭ ĉiuj reliberiĝis, krom K-doj Daitoo, Ogoo k Tanaka, kiu lasta algluis kontraŭmilitajn flugfoliojn en militŝipo. Tuj post la aresto kelkaj individuaj laboristoj k intelektuloj, kolektis monon parte transdonitan al la Ruĝa Helpo k sendis manĝaĵon. — Tiu ĉi subpremado havas gravan signifon, ĉar en venonta aŭtuno venos la imperiestro al Okajama por kontroli la manovron. Por tiu vizito oni mobilizas ĝendarmojn, soldatojn, policanojn k spionojn. Pro tio oni subpremas senmotive revoluciulojn, kiuj batalas kontraŭ peza imposto okaze de granda manovro, kiu estas preparado por dua mondmilito.

Iris Monteto (13 868), Okajama.

Eduklaborista sindikato en Japanio

Pro malpliigo de l’ lokaj komunumaj buĝetoj laŭ la ŝparpolitiko de l’ registaro la salajro de popollernejaj instruistoj estis akre malplialtigata, k lastan marton 15 mil instruistoj estis senlaborigitaj. Krom tio, mizeriĝo de l’ vivstato pro salajro-nepago, ĉesigo de salajro-plialtigo ktp. elvokis inter la instruistoj blinde obeantaj ĝis nun al ajna ordono de la regantoj, deziron por amasa movado. Tiel fine formiĝis organiza komitato de Tutjapana Eduklaborista Sindikato.

Studenta striko en Japanio

En majo okazis ĉe Nippon-Universitato giganta student-striko, kiun iniciatis nur eta parto da studentoj, sed fine partoprenis la tuta studentaro de 26. majo ĝis 17. junio. La 26. majo 800 studentoj el la noktokolegia fako havis kunsidon kun postuloj: oficialigo de la studenta klubo, malaltigo je 30% de la lerneja depago, libero pri parolo, asociiĝo k studo k. a., kiujn la lernejo rifuzis, k la tuta kunsido fine decidis la strikon. La 27. — mil studentoj de l’ kolegio ankaŭ decidis striki. Tiel la striko evoluis ĝis la 29. al ĝenerala striko. La 9. junio okazis granda strata manifestacio (4 arestitoj). La striko finiĝis provizore per submetiĝo de la lernejo la 17. junio.

Laŭ «Scienco Proleta» (n-o 8), Tokio.

El Aŭstralio

En Aŭstralio laŭ elcentoj nun estas plej multaj senlaboruloj el inter ĉiuj industriaj landoj. Mi mem nur hazarde laboris 4 semajnojn depost decembro. El loĝantaro de 203 mil personoj en Okcidenta Aŭstralio ricevas nutraĵon 10 mil familioj; 800 senhavaj fraŭloj ricevas tage 2 sespencajn manĝojn k 1 lito-bileton. 400 senlaboruloj estas sendataj eksterurben al milita kazerno, kie ili laboras dum 1½ tagoj semajne por havigi al si manĝon k loĝadon. 3800 edzaj senlaboruloj ricevas 1 ŝilingon tage (po familiano). Tio nur estas oficialaj nombroj (la veraj estas pli grandaj). Senhavaj fraŭlinoj ĝis nun ne ricevis, sed baldaŭ ricevos registaran helpon. Oni ne plu bezonas venigi el kamparo nigrajn indiĝeninojn. Blankaj virinoj estas malkaraj. Bordeloj trovas tre penigan konkuradon. La proletaro perdis fidon al la registaro, kiu estas tute senpova. Kapitalistaj bankoj regas, dum la registaro estas kiel argilo en iliaj manoj.

E. M. Wallace (14 442), Perth.

Simon Radovicki al la Argentinaj laboristoj

Post sia liberiĝo K-do Radovicki direktis leteron al la argentina proletaro, en kiu li salutas anarkistojn k laboristojn el Argentino k per kiu li memorigas pri la teruraj 20 jaroj, dum kiuj li estis malliberigita en malliberejo de Fajrolando kiel anarkisto; li akcentas, ke lia liberigo ne signifas la liberigon de l’ tuta popolo, ĉiam sklava sub la burĝa tiraneco. Li salutas ankaŭ nome de l’ ankoraŭ en mallibero restantaj K-doj k alvokas batali kontraŭ la karcerojn k por ilia liberigo.

Laŭ I. N. O.

Materialon por la kuranta Fak-Paĝo ni ne ricevis ĝis redaktofino por tiu ĉi n-o.

Ankoraŭ pri «Letero el Italio»

La itala K-do verkinta artikolon sub supra titolo en n-o 303, refutas al K-do Martz (vd. ties konsiderojn en n-o 307), ke lia «letero» krom la efektiva eraro pri la cito de l’ valuto ne entenas iujn malverojn, k ke la aserto pri 50% da malveroj tute ne estas ĝusta. Ĉiu, kiu konas la vivkondiĉojn, industrian k ekonomian situacion en Italio, povas atesti tion. Estas kompreneble, ke la faŝistoj neniam pravigos tion; sed ĉu oni do pli fidu al la faŝistaj asertoj, ol al tiuj de niaj K-doj?

Alvoko de l’ Internacia Transportlaborista Federacio

En Italio tramvojistoj k fervojistoj rekonstruas, kvankam kontraŭleĝe, siajn sindikatojn. Samaj klopodoj estas farataj en aliaj trafikbranĉoj. Niaj bravaj K-doj en Italio, kiuj, ignorante la grandajn danĝerojn, plue plenumas sian proletan devon, turnis sin al la lab. movado de l’ tuta mondo, por batali per plena energio kontraŭ la faŝismo. Subtenate de I. T. F., dume ili daŭrigas sian batalon per ĉiuj disponeblaj rimedoj. Kiel vi povis legi en la ĵurnaloj, aeroplano superflugis la urbon Milano k disjetis kontraŭfaŝistajn flugfoliojn. Tuta nia klopodo celu helpi al niaj italaj K-doj havigi al si novajn batalrimedojn. Tial ĉiu K-do konsideru kiel sian honordevon kunhelpi rebonigi la grandegajn materiajn domaĝojn, kiujn devas suferi niaj italaj amikoj. Ni konsiliĝis kun ili k petas per tiu ĉi alvoko nun, ke ĉiu donu moneron k instigu aliajn fari la samon. Antaŭen kontraŭ faŝismo, subpremo al libero k la militdanĝero! Praktiku solidarecon!

*La komitato de I. T. F.*¹

¹ Kolektitajn sumojn oni sendu al sekretariejo de ITF, Vondelstr. 61, Amsterdam (W), Holando.

Ĉeeste kun grandaj spiritoj

Mi admiras homojn, kiuj firme elsuferas malfeliĉon; sed multe pli mi admiras tiujn, kiuj firme eltenas antaŭ sukceso… ili estas herooj. Oktavo Mirbo.

Ne la amo al la homaro, sed la senpoveco de ilia amo malhelpas la kristanojn, ke ili ne punbruligu nin. Niĉe.

Por malkovri la fizikajn leĝojn, oni tenas sin for de konversacioj k diskutoj; oni fermas sin en laboratorio; ĉe la profundo de soleca esplorado oni forgesas pri la homoj, pri iliaj antaŭjuĝoj, pri la logoj de ilia infanece avida lerto. Kiom multe pli da silento k trankvilo necesas por penetri ĝis la misteroj de l’ saĝo. Han Riner.

La vivcelo de la homo estas fariĝi sendependa, libera k sincera. H. Ibsen.

[REKLAMO p.4] LA NOVA EPOKO — la literatura k scienca monata revuo de SAT aperigis en aŭgusto: P. Romanov, Floroj de Siringo (el la rusa). — Hrima, En fremda land’. Orig. poemo. — Bartelmes, Eksterordinara prezentado. Orig. — D-ro Maranon, La seksa eduko k la seksa diferenciĝo (dua parto de tiu interesa, popular-scienca studo). Ĉiu K-do subtenu per abono nian unikan literaturan gazeton! Unuopa n-o: 0,35 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

— pàgina 5 —

SENNACIULO 535

YAFFLE diras

LA LUMO DE AZIO

Iu petis, ke mi diru kelkiom pri Hindio. Mi bedaŭras, sed mi devas rifuzi; la temo tro multe naŭzas min. Mi jam estas satega je la Naciista demando. Lastatempe mi staris apud la lito de naŭ eksiĝintaj koloneloj, kiuj rompis al si sangvejnojn nur pro ĝia mencio, kaj mi esperas, ke mi estas sufiĉe humana por esti decidinta konservi dignan silenton rilate al la temo Hindio — silenton, kiu, laŭ mia opinio, devus esti interrompata nur de maŝinfusila pafado k la voĉoj de juĝistoj disdonantaj kondamnojn.

Ĉi tiuj hindoj ne meritas atenton. Ilia maldankemo estas proverba. Ni igas ilin parto de la plej granda Imperio, kiun la mondo iam vidis — kvankam mi konfesas, ke mem mi ne vidis ĝin. Ni honorigas ilin permesante al ili funkciigi por ni niajn kotonfabrikojn, kiam la absurdaj postuloj de la Lankaŝiraj homoj por nova ĉemizo por ĉiu jare igas laborkostojn maleblaj; ni permesas al iliaj princoj venki ĉe nia Darbi (plej fama vetkuro ĉevala. Trad.). Kaj per kio ili rekompencas al ni? Per impertinento.

Ni ŝarĝas ilin per bonaĵoj sufiĉe riĉaj por naŭzi ilin, kio ja ĝenerale rezultas. Ni elverŝadas monon pro ili. La nuna Registaro elspezis £ 750 000 nur pro la persekutado al 31 laboristaj gvidantoj. Kaj ili ricevis tiun sumon farinte praktike nenion, la mallaboremaj hundaĉoj. Ni laborigas 80 000 hindajn virinojn en niaj minejoj kontraŭ ses pencoj tage — pli ol mi havis kiel poŝmonon, kiam mi ankoraŭ vizitis lernejon.

Kaj spite ĉio ĉi ili estiĝas pli k pli malvirtaj. Ili eĉ portas malpli da vestaĵoj ol antaŭe. Mi konstatas, ke la pokapa konsumo de kotono por iliaj vestaĵoj estas 14 metroj hodiaŭ kompare kun 16 metroj antaŭmilite. Iuj asertas, ke ĉi tio estas pro ilia pli granda malriĉo; tio ne povas esti, ĉar nia komerco kun Hindio estas grandega. Estas pro ilia maldeco; aŭ ili portadas malpli aŭ ne sendas siajn vestaĵojn tiom ofte al la lesivejo. Kaj pro la sama kialo ili permesas al siaj infanoj nude ĉirkaŭkuri ĝis pli malfrua aĝo ol antaŭe.

Estas faritaj subinspiroj, ke ni perdas Hindion. Ĉu estas permesata al mi rememorigi al britiaj laboristoj la lastatempan averton de Lordo Rotermir (Rothermere) al la laborista klaso — ke, se ni perdus Hindion, ne estus sufiĉe da mono por pagi al ili la senlaborulan almozaĵon? Laboristoj devus elkompreni ĉi tion. Multaj el ili emas grumbli pro la kutimo ĉe koton- k jut-fabrikistoj translokigi siajn entreprenojn al Hindio, kie ili povas havigi al si laborforton je frakcio de kutima prezo, tial jetante anglojn en senlaborecon.

Estas strange, ke la laboristoj ne

[BILDO p.5 | 30,25,63,39] Karikaturo: kvar kurbiĝintaj malhelaj figuroj (hindoj) portas sur la dorso tabulon, sur kiu kuŝas amaso da monsakoj kun la signo £, kaj supre komforte sidas dika sinjoro en cilindra ĉapelo. Subskribo: Ni ŝarĝas ĉi tiujn hindojn per riĉoj

[BILDO p.5 | 30,38,69,50] Karikaturo: brita kolonia oficiro en tropika kasko kun gesto montras scenon kun aviadiloj en la aero, tanko, kirasaŭto, fortikaĵo kaj palmoj, de kiuj forkuras indiĝenoj. Subskribo: kaj donas al ili la avantaĝojn de la civilizo

[BILDO p.5 | 30,50,69,63] Karikaturo: juĝisto en peruko ĉe tribunala tablo montras per la mano, dum soldatoj kun fusiloj forkondukas du ŝnure ligitajn kaptitojn. Subskribo: tamen, ili neniam donas al ni dankan vorton

povas kompreni, ke ĉi tiu estas verdire bonfara sistemo, evoluigita en la interesoj de la laboristoj. Permesu al mi klarigi tion. Kotonfabrikoj ne povas liveri profiton en Anglio pro la altaj salajroj. Kaj se entreprenistoj ne faris profitojn, estus neniom da riĉuloj k neniu impostebla, k la Registaro ne havus monon. Sekve se ni perdus Hindion, la Registaro ne povus imposti pri la £ 150 000 000, kiujn anglaj entreprenistoj k akciposedantoj gajnas el hindia laborforto, k ne estus sufiĉe por pagi ŝtatan almozaĵon en Anglio.

Nu, estas tre malmulte da diferenco inter ŝtata almozaĵo k salajro. Tial, anstataŭ ol grumbli, ĉar la hindoj havas siajn labortaskojn, la anglaj laboristoj devus prefere mediti, kiel estas agrable lasi al la hindoj fari la laboron, dum ili mem ricevas la monon. Ili devus prefere sin rigardi kiel anglajn sinjorojn posedantaj multajn negrojn, kiuj laboru por ili. Ĉi tio, se mi ĝuste interpretas ĝin, estas la ideo de Lordo Rotermir; k mi opinias, ke se Laborpartiaj pledantoj, anstataŭ inciti malkontenton kontraŭ imperialismon, prezentus ĉi tiun vidpunkton al la laboristaro, tio multe helpus al la kreo de feliĉa unuecsento inter ĉiuj klasoj en ĉi tiu lando.

Ne kredu, ke mi absolute kontraŭas konsenti al Hindio memregadon. Ĉirilate ne malutilos, se mi konfidos al vi sekreton. La fakto estas, ke efektive ni donos tion al ili. Mi interparoladis hieraŭ kun s-ro Ebenezro Q. Mak Salomono Ŝnic (Schnitz), Prezidanto de la Tut-Brita Banko. Li rimarkigis, ke la unusola maniero por ĝuste regadi popolon estas kredigi al ĝi, ke ĝi sin regadas. Li klarigis al mi kiel, depost kiam la brita laborista klaso elektis sian propran registaron, li k liaj kunbankistoj atingis absolutan kontrolon super la mondsituacio k nun direktas la tutan vojiron de la industrio. Li diris, ke li tute ne atendis, ke la Brita Registaro tiom facile akceptus raciigon, sed aldonis kun ennaskita kosmopolita sagaco, «Nenio faras la homojn tiom submetiĝemaj al direktado, kiel la kredo, ke ili mem regadas».

Li favoras konsenti al Hindio sian propran Parlamenton, ĉar, li diris, ke nenio estas tiom utila al bankisto, kiom la ideo, ke Parlamento regadas. Mi ne komprenis tion; li ridis, kiam li ĝin eldiris, k mi ankaŭ same, ĉar li ĵus donacis al mi cigaron. Eble ĝi estis ŝerco, k neniam mi povas kompreni la signifon de internaciaj ŝercoj. Sed li daŭrigis por aldoni, ke la homoj ĉiam grumbladas, ĝis ili havas parlamenton, tial, se vi deziras igi ilin silentaj, vi donas al ili parlamenton unue, k tiam vi povas senbrue daŭrigi la vojon. Sed, kompreneble, ĝi devas esti efektive indiĝena — ĉiu membro devas alporti sian naskiĝ-atestilon, k ceteron. Li diras, ke ju pli indiĝena k demokrata estas parlamento de iu nacio, des malpli la popolo atentas pri tiuj, kiuj starigas ĝian financsistemon.

Do, estas kredeble, ke pro la interesoj de ĝusta mondregado eble estos necese doni al Hindio sian propran parlamenton por malebligi al la hindoj, ke ili sin regadu. Sed mi ŝatus peti vin, ke vi eldiru nenion pri tio nunmomente, ĉar la detaloj ankoraŭ ne estas aranĝitaj. Tial dume vi povas daŭre ripetadi, ke memregado por

— pàgina 6 —

536 SENNACIULO

Hindio disfrakasos la Imperion k. s. Kiam venos la tempo por kriadi la kontraŭon, la banko, kiel kutime, provizos la gazetaron k parlamentanojn per la ĝustaj frazoj.

Tradukis 2978, el «New Leader», 20. 6. 30, Londono. Ilustraĵoj de «Yaffle» el la sama gazeto.

TRA ESPERANTIO

INTER NI

— Ĉu jes aŭ ne SAT estas politika organizo? Mi petas, ke vi respondu nur per unu sola vorto.

Tiel aldemandis min ĉe kunveno de SAT-anoj en iu skotlanda urbo kvindekjara nova esperantisto, eklerninta la lingvon nur antaŭ ses monatoj…

— … Ne, mi respondis.

— Nu, kial do SAT-anoj kutimas kanti la Internacion en siaj grupkunvenoj? Tiu kanto ja havas politikan signifon.

La vizaĝo de mia demandinto ekbrilis per iom ruza rideto, ĉe la konstato, ke lia demando min embarasas. Serĉante respondon al tiu neantaŭvidita demando, mi ekmemoris la diron de iu eminenta neŭtrala esperantisto, hazarde renkontita en Londono. Li rakontis, ke en Oksfordo iu kongresanino forte protestis kontraŭ tio, ke estis ludata la angla nacia himno: God save the king (Dio savu la reĝon). Tia kantado ja rompas la neŭtralecon, ĉar estas evidente, ke laŭdado al reĝa regsistemo devas logike ofendi respublikanojn.

Vane nia neŭtralulo provis konvinki la protestantinon per la klarigo, ke kiam Kongreso okazos en Francio, oni tie ludos la Marsejezon, en kiu estas rekomendata mortigi reĝojn — k kiam, en Moskvo… la Internacion.

Estas evidente, ke la ĝisosta neŭtralulino formale pravis en sia protesto. Kaj same ankaŭ nia nova SAT-ano en sia embarasa por mi demando.

Kiu iomete konas la historion de la esperanto-movado, tiu cetere scias, ke eĉ la «interna ideo» de Zamenhof estis konsiderata kiel havanta politikan signifon k estis forte atakata siatempe de s-ro De Bofron (Beaufront), la ulo, kiu perfide «defendis» esperanton ĉe la fama Delegitaro por alpreno de internacia lingvo k kiu poste fariĝis unu el la gvidantoj de la ido-movado.

Logika neŭtralulo sekve devus eĉ protesti, kiam estas kantata La Espero en neŭtralaj rondoj…

Kion ni konkludu el tiaj konstatoj?… Peŭh! tion, ke la vortoj, eĉ en nia logika lingvo, vole nevole havas tamen iom malprecizan sencon, aŭ eĉ kelkajn sencojn. Ĝenerale vorto akiras sian ĝustan signifon nur en iu frazo k la frazo mem ne povas esti ĝuste komprenata ekster ĝia kunteksto.

Eĉ plej bona vortaro ne ĉiam difinas tute precize la sencon de multaj vortoj. En nia Plena Vortaro oni tamen povas trovi, se ne tute precizan, almenaŭ kontentigan difinon pri la vorto politiko: «1. Scienco aŭ arto rilata al regado de ŝtato. 2. Ĝenerala agmetodo.» Laŭ la unua senco estas evidente, ke SAT ne estas politika organizo; sed laŭ la dua senco ĝi ja havas ian politikon. Celante helpi al la emancipo de l’ Proletaro, ĝi ja ne povas ne havi proletan, kontraŭburĝan politikon. Kaj tial ke la Internacio estas la himno plej ofte kantata de la organizitaj proletoj, logike k nature tiu himno sin trudas al la SAT-anoj.

Se tiu ĉi malfrua nepetita klarigo trafos en la manojn de la koncerna K-do, li eble konvinkiĝos, ke SAT, kvankam estante iusence «politika» organizo, estas tamen nepolitika, ĉar ĝi ja ne celas regi ŝtatojn, nek aprobi aŭ malaprobi la agadon de laboristaj partioj aŭ ŝtatoj.

E. L.

POR EVITI LA RIFON

[BILDO p.6 | 40,36,50,43] Granda nigra triangulo (la rifo) inter la vortoj de la titolo.

4. LISTO:

13 156 (Bournville) 3/— ŝil. 13 160 (Bournville) 5/— ŝil. 7 584 (Litovio) 6,25 mk. g. 1 795 (Vieno) 3 ŝil. aŭstr. Johansson (Stockholm) 5 kr. sved. de Bruin (Enschede) 20 mk. g. Benjamin (Amsterdam) 20 mk. g. Grupo de Aulnay s/Bois 55 fr. fr. Rolo (90) 20 mk. g. 10 742 (Dortmund) 1 mk. g.

KOMUNIKO DE LA DIREKCIO DE SAT

Oni daŭrigas bombardi la Redaktejon de «S-ulo» per materialo rilata al nia monafero en Moskvo. Tiuj artikoloj pli malpli havas polemikan karakteron k liveras nenian praktikan solvon. Ni sekve decidis ne enmeti tian materialon.

Al la K-doj, kiuj riproĉas nin pro tio, ke ni konsentis tiom grandan krediton al SEU, ni simple rediru, ke ni konservas la esperon, ke la ŝuldata mono finfine trafos en nian kason. Jam depost komenco de majo ni ne plu akceptis iujn mendojn el Sovetio. Ni plie ree informas, ke nun troviĝas en Moskvo (aŭ Odeso) por presado:

  1. Kosmopolita Ideo (proks. 250 pĝ.), jam de marto 1929 en Moskvo!
  2. Ford aŭ Marks (Walcher), proks. samampleksa.
  3. Rakontoj pri Kamparo (el ukraina liter.).
  4. Kiel homo formis sian dion (Simmel).
  5. Skizo pri ekonomia geografio (Ĥorrabin), ĉ. 200-paĝa.
  6. *Pri naskevito (Fiŝer), amplekso: volumo de «Bibl. de Sennaciulo»*¹.

Plie ni, interkonsente kun la Administracio, informas la mendintojn de la «Plena Vortaro» en Sovetio pri nia decido, ke ili repostulu sian monon al CK SEU, Moskvo. Ni eĉ konsentas pagi por la pruntita sumo renton de 7%. Tio, aldone al la sumoj kolektitaj por la traktoro, iom malgrandigos la ŝuldon.

Ni cetere gardas la esperon, ke finfine niaj monaj rilatoj kun Sovetio normaliĝos. La Sovetia SAT-anaro pli malpli frue sukcesos konvinki la koncernan Instancon en Moskvo, ke la varoj liverataj de SAT estas same necesaj kiel maŝinoj aĉetataj ĉe kapitalistaj firmoj por konstrui socialismon.

*

Nun ni esploras pri eblo aperigi broŝure la Protokolaron de la 10-a Kongreso; kaj ni esperas sukceson tiurilate.

NI ORGANIZU LA HELPON AL NIAJ SOVETIAJ GEK-DOJ!

La fakto, ke el preskaŭ 2000 (1987 laŭ Jarl. 1929/30) sovetiaj SAT-anoj nur kelkaj ricevas «S-ulo»n, instigas min, alvoki vin por helpi. La bedaŭrinda stato de la monafero devigis nian administranton malakcepti abonojn al «S-ulo» k «LNE» el USSR, k nun nur ricevas tiuj la gazeton, kiuj jam pagis la abonon por la tuta jaro (nur malgranda parto). Fakto estas do, ke niaj aktivaj Gek-doj en USSR estas nun preskaŭ malhelpataj partopreni la SAT-movadon, ĉar mankas la parolilo «S-ulo», forestas materialo k informoj.

Jam aperis alvokoj en «S-ulo», ke ĉiu ekstersovetia K-do abonu la gazeton por sia sovetia korespondanto. Mi proponas pli organizite agi: ĉiu SAT-rondo (ekstersovetia) abonu por iu sovetia SAT-rondo «S-ulo»n. La administrejo dissendu al sovetiaj grupoj

¹ Intertempe ni estas informitaj, ke CK SEU en sia lasta kunsido (la komuniko datas de 17. 8. 30) decidis ekpresi en eldono de SAT tradukon el «Eŭgeno Onegin» de Puŝkin.

— pàgina 7 —

SENNACIULO 537

informajn cirkulerojn, ke ili anoncu adreson, kien estu sendota la gazeto. Tiuj adresoj estu presotaj en «S-ulo» k ĉiu konc. SAT-rondo pagos por 1 grupo sovetia, samtempe sciiganta al la administrejo, por kiu grupo.

Tiel ni devas atingi, ke ĉiu SAT-rondo en Sovetio ricevos almenaŭ 1 ekz. de «S-ulo». Tiel ni devas restarigi la kontakton endanĝerigitan, kun niaj klask-doj en la lando de l’ proleta diktaturo. Ni ekagu!

W. Stertzenbach (4567), Essen.

La LEA-grupo Essen abonas por la SAT-anoj en Irkutsk 1 ekz. de «S-ulo».

*

Leginte, ke mendoj de sovetianoj ne plu estas plenumeblaj, mi faras proponon, kiu, en okazo de ĝia efektivigo, eble solvos la financ-embarason, kiu trafis SAT.

Ĉiutage filioj de l’ Ŝtata Banko en diversaj punktoj de Sovetio elpagas al multaj loĝantoj monsumojn senditajn el eksterlando de parencoj de sovetianoj (plejparte malgrandaj sumoj de 10 ĝis 100 rubloj al persono). Tiu mono estas ricevata ne por varo sendita el Sovetio, k ĉar tiuj sumoj ne estas antaŭkalkuleblaj de l’ sovetia financaparato, estas do dubinde, ke ili estas enkalkulataj en la finanzplanoj komence de l’ komerca jaro. Tiaokaze la nomita malkonstanta valutkvanto, venanta Sovetion el alilando, certe ne povas influi la antaŭe ellaboritan ŝtatbuĝeton por la kuranta jaro.

Mi opinias, ke se multaj aŭ almenaŭ iuj el la mon-ekspedontoj al parencoj en Sovetio sendus la koncernajn sumojn al Leipzig je konto de SAT, k CK SEU transpagus tiajn sumojn al adresatoj, tiam la problemo de financinterrilatoj inter SEU k SAT ricevus solvon. Praktike SAT povus anonci en kelkaj naciaj gazetoj, ke ĝi transprenas banktaskon liveri monon al sovetianoj sendatan de parencoj tien; — aŭ CK SEU instigus per anoncoj en oficiala sov. gazetaro sovetianojn ricevantaj monon el eksterlando, rekomendi al siaj parencoj pagi al konto de SAT. Sendepende de tiu projekto k ĝia efektivigeblo CK SEU povus cirkulere sin turni al siaj anoj, ke tiuj el ili, kiuj ricevas monon el eksterlando, praktiku la proponitan manieron; eĉ tiel estus atingebla jam ioma sukceso en malŝarĝo de la ŝuldo.

G. B. (Leningrad).

10-a Kongreso: Raporto de la bufedo

La kongresanoj tenis konkurse okupataj niajn K-dinojn ĉe la bufedo. K-dino Yelland, K-do Neu, K-dino Abramson k. a. montris taksindan persistemon. K-dino Holt estis heroo sur sia kasista posteno, kie ŝi dejoris dum 6 tagoj de la 9-a matene ĝis post la 11-a nokte, donante kuponojn, prenante monon k parkerumante ĉiujn konstante ŝanĝiĝantajn manĝoprezojn. Ankaŭ ŝi devis scii, kie estas perditaĵoj, k fakte neniu duan fojon bezonis demandi, ĉar la perditaĵo estis trovita. — La proksimuma enspeza sumo estas £ 45; la neta profito (£ 13) estas transdonita al la kongreskomitata sekretario. Konsiderante, ke la oficistoj k 20 helpantoj ricevis dum 5 tagoj senpagan temanĝon ĉe la bufedo k nutraĵon dum la daŭro de l’ Kongreso, krome dum du vesperoj post la Kongreso restintoj ricevis senpagan panon k limonadon, k la prezoj por manĝoj ĉe la bufedo estis malkaraj (prezo de butiko), la bufedo bone laboris k esprimas dankon al ĉiuj sindonaj K-doj, kiuj ĝoje plenumis sian 14-horan dejoron k kontribuis al la sukceso, same kiel al la diligentaj manĝantoj. Ĉiuj ricevis sufiĉe, krom la stratknaboj, al kiuj oni disdonis ĉe la pordo kongresbananojn.

Bufedo.

[BILDO p.7 | 37,39,41,52] Vertikala sago kun plumoj, montranta malsupren, ĉe la maldekstra rando de la anonco.

[REKLAMO p.7] Aĉetu akciojn de la SAT-Kooperativo! Se vi volas efike subteni vian organizon, vi aĉetas por via ŝparmono SAT-akciojn. Tiuj akcioj estas repageblaj post 3 jaroj, plus 10%-a jara rento. — Ekzistas 2 serioj (akcioj por 1 dolaro usona k por ½ dolaro). Helpu fortigi la materian bazon de SAT!

Averto al grupsekretarioj k korespondantoj

Du tagojn, dum la 10-a Kongreso, alvenis perpoŝte leteroj ĉe mi kiel peranto. La sendintoj adresis ilin ne eĉ al la lasta peranto, sed al pli malnova peranto, kiu transsendis ilin al mi. Konstatante la letercelon, mi transdonis ilin al la kongres-sekretario. La leteroj ne estis legataj, sed nur menciataj, ĉar la Kongreso demandite ne deziris ilian legadon. Notu tion jenaj K-doj: H. Pas (10 450) — tuta grupo; 9498, Mannheim; Dunfermlina grupo (8132); 14 915 (Stockport); 3550 (Leipzig), Lodza grupo (Neugarten).

B. France (508), SAT-peranto, Britio.

EKSTERLANDAJ VOJAĜOJ

Sendube «Ruĝa vagulo» (en n-o 298) faris malkorektaĵon ne anoncinte sin ĉe la peranto en la sudfrancia urbo. Tamen ankaŭ mi devis konstati, ke solidaro k frateco en diversaj lokoj treege diferencas, k multloke necesas pliboniĝo. Respondante al la Liverpool-a K-do (n-o 305/6) mi nur rakontu mian aventuron en belgia granda urbo.

Antaŭ du monatoj mi ricevis trisemajnan libertempon. Mia plano estis, nur kelkajn tagojn veturi eksterlanden. 14 tagojn antaŭ la vojaĝo mi skribis al la peranto¹ de l’ elektita urbo en Belgio. Mi petis pro respondo, ĉu li konsilas veni aŭ ne. Pasis 10 tagoj. Ne alvenis respondo. Mi pensis, ke li konsentas; tamen mi skribis ankoraŭfoje anoncante mian alvenon. Post 5 tagoj mi veturis. Alveninte mi tuj serĉis la peranton. La koro jam pli forte batis, kiam mi trovis ĉe lia pordo grandan afiŝon kun la verda stelo. Sonorinte, neniu malfermis. Trifoje mi revenis. De najbaroj mi sciiĝis post granda penado, ke li jam du tagojn ne estis hejme. Mi nun traveturis trame la tutan urbon de unu adreso al la alia ĝis la vespero sen renkonti eĉ unu K-don, de kiu mi nur povus ricevi konsilon. Mi ja havis sufiĉe da mono por ankaŭ pagi altajn hotelprezojn, sed ĉiu K-do scias bone, ke monon malfacile ŝparitan oni ne volonte tiel forjetas. En antaŭurba parto mi malfrue renkontis K-don; sed eble ne sufiĉe konante la urbon, li ne bone povis konsili al mi pri tranoktejo.

Mi nur bedaŭras, ke la peranto tiom forgesis sian devon k ne almenaŭ fortenis min de la urbo, ĉe tiom malbonaj cirkonstancoj.

14 076 (Mainz).

ESPERANTO EN PRAKTIKO

La Estraro de l’ Asocio de Socialistaj Juristoj en Pollando petas elkore la esperantistajn juristojn bonvoli respondi plej baldaŭ (antaŭ la 15. IX. 1930) al jenaj demandoj: 1. Ĉu ekzistas en via lando iaj limigoj por fariĝi advokato (limigoj oficialaj aŭ sub formo kaŝita). 2. Kiaj estas tiuj limigoj, de kia dato k kiaj kaŭzoj ilin enkondukis.

En okazo de respondo negativa je ĉi-supraj demandoj: 3. Ĉu ekzistas en via lando tendencoj por enkonduki la limigojn ĉi-suprajn, ĉu per konforma leĝo, ĉu per la vojo de faktoj. 4. Kia estas la sinteno de advokatoj-socialistoj k de socialistaj partioj de via lando koncerne la starigitan demandon.

Respondante rapide k detale, vi ne nur helpos al nia Asocio, sed ankaŭ al esperanta propagando inter polaj juristoj.

Asocio de Socialistaj Juristoj en Pollando. Sekretario: J. Litauer, Marszalkovska 81, Warszawa.

¹ Ĉu la K-do aldonis respondkuponon? Se jes, li ja rajtas plendi, se ne… — Red.

[REKLAMO p.7] Proverbaro Esperanta laŭ la verko «Frazeologio rusa-pola-franca-germana» de M. F. Zamenhof, aranĝis L. L. Zamenhof. Unu volumo in-8, 82-paĝa. Prezo: 1,50 mk. g. Adm. de SAT.

— pàgina 8 —

538 SENNACIULO

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Al Torento, de Stellan Engholm. Eld. Heroldo de Esperanto, Köln, Germanio. Formato 20×14 cm, 93 pĝ. Prezo: 1.50 mk. g.

Jen mallonga leginda romano, leginda pro la bona lingva stilo (krom kelkaj ne gravaj eraroj, ekz. «… kial ne diri, (tion) kio(n) turmentas… vin?») k la iom poezia vualo, kiun ĵetas la aŭtoro sur la ordinarajn aferojn de l’ popola vivo. Tamen, eble ĝuste pro tio, ŝajnas manko de realo ĉe la roluloj, krom la patro de l’ centra figuro Karlo. Temas unue pri renkontiĝo de tiu lasta kun Enjo, en amuz-parko; li enamiĝas, sed ŝi deziras, ke ili estu nur amikoj, pro ia sekreta afero ŝia. Poste ŝi postulas, ke ili apartiĝu, sciigante, ke ŝi jam havis amanton, «kiu parolis pri epoko de liberaj homoj», ke ties infanon ŝi naskos, sed, ke li forlasis ŝin. Tiel ŝi agis por «esti libera». Do, foriro de Karlo; li militservas k laboras aliloke; poste revenas por la neevitebla rerenkontiĝo k edziĝo. Interplektiĝas en la rakonton, «radikaluloj», per kies konversacio oni povas suspekteti — nur tio, ĉar ili estas nur roluloj — ke la aŭtoro estas, se ne kontraŭ-socialista, almenaŭ kontraŭ definitiva aktuala ara agado por socialista celo; «Se vi renkontas ĉifonulon… al kiu ĉio mankas… donas al li iom da mono — tio estas frateco… Sed tio estas io tute alia ol la idolana (?) frateco.» La heroino, post la am-sperto, ne interesiĝas plue pri socialistaj rondoj; Karlo iam kredis, ke li «komprenas la grandajn doktrinojn. Ne, mi ne komprenis… Mia mondo estas en mi mem, k ĝia estonteco estas infaneto, kiu… atendas la tagiĝon…» Do, fine ĉiu respondeco falas sur la ŝultretojn de l’ Enjido: «Li (Karlo) rigardas la knabeton… La estonteco, ni devas bone flegi ĝin…» ktp.

E. K. L.

Esploro pri la situacio de la bretona lingvo en 1928 (Enklask diwar-benn stad ar brezoneg e 1928) — unua libro de «Internacia Kelta Biblioteko» en bretona (kelta) kaj esperanta lingvoj, eldonita de revuo «Gwalarn», Poŝtkesto 75, Brest (Bretonujo!), Francio.

Ke esperanto estas nur ilo, kiu povas esti uzata por propagandi la ankaŭ plej sensencajn k malprogresemajn ideojn, pruvus tiu ĉi broŝuro en bretona k esp-a lingvoj. La sama eldonejo aperigas ankaŭ kvaronjaran bulteneton en esp-o por propagandi keltismon, bretonismon, t. e. provincismon k malnoviĝintan dialekton. Esp-o, leviĝanta lingvo de l’ estonto, je la servo de malaperanta lingveto!, lingveto uzata de apenaŭ unu miliono da maljunaj malprogresaj kamparanoj!, lingveto zorge konservata de pastroj en predikado k kateĥizado. Dank’ al sia aparta lingvo, Bretonio ĉiam estis k ankoraŭ estas bastiono de klerikalismo k kontraŭrevolucio.

La demando pri lingva aŭ nacia separatismo, naciaj minoritatoj aŭ nacia sendependiĝo interesas laboristaron nur se, okaze de tia naciisma movado, kapitalismo k imperialismo estas senmaskigataj k atakataj k nur se tia naciismo povas esti provizora kampo por progresigo de proletaj ideoj. En Maroko, Nikaragvo, Ĉinio, Hindio … naciaj movadoj kontraŭbatalas imperialismon; singardeme proletaro atentu nur profiton de sia klaso k penu ankaŭ batali la naskiĝantan nacian kapitalismon. Minoritata lingvo k nacia movado povas jen favori jen malfavori provizore laboristaran emancipiĝon; sed estas revolucia vero, ke finfine post forigo de naciaj kapitalismoj k imperialismoj, iom post iom ankaŭ malaperos etaj k egaj naciismoj kun ĉiuj siaj apartaĵoj geografiaj, lingvaj, kulturaj…

M. B.

Poŝtkarto kun landkarto pri Skandinavio. Eldona Societo Esperanto, Stockholm. Kolora. Prezo nemontrita.

Menciu nepre esperanton ĉe represigo de artikoloj esp.-devenaj!

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»: Hamburger Volksztg., 21. 5., Mezdun. alfavit (278), 18. 1., Lernejlab. en tundroj (264), Industrial Solidarity, Chicago, 29. 7., Kulturtaskoj (Krjukov), Die Rote Fahne, Wien, 10. 8., Let. el Italio (303), Freie Presse, Strasburg, Liberpens. k esp-o (300), L’Humanité, Metz, 5. 8., Liberpens. k esp-o (300), 19. 8., Konsideroj de japana SAT-ano (301).

Priesper. artik. k notojn enhavis: Signalen, Stockholm, 14. 8., 21. 8., ITF-Bulteno, Amsterd., jul./aŭg., Dimanche Illustré, Paris, 24. 8., Freie Presse, Strasburg, 23. 6., 7. 7., La Voix libertaire, Limoges, 9. 8., Der Volkslehrer, Langensalza, 17. 8., Le Cinéphile, Paris, 15. 8., Daily Herald, London, 23. 8.

Pri SAT enpresis: Prolet. Zeitgeist, Germ., n-o 34, Le Matérialiste, Laeken-Bruselo, julio.

Pri SAT-Kongreso raportis: Umsebenzi, Capetown, 1. 8., La Vérité, Paris, 22. 8., The Bournemouth Times & Dir., 15. 8., The Labour Standard, Edinburgo, 16. 8., The Nelson Gazette, 19. 8., Le Peuple, Bruselo, 23. 8., El Socialista, Madrid, 20. 8., Freie Presse, Strasburg, 16. 8.

Peresper. materialon enpresis: Le Réveil Ouvrier, Nancy, 20. 8., 23. 8., L’Humanité, Metz, 29. 7.

Esperanto ĉe la Amsterdama Instruista Internacio

Dum la Pariza kunveno de l’ profesia sekretariaro (7./13. aŭg.) unu el la sekretarioj, K-do Lasnig (Aŭstrio) proponis, ke la landaj centroj estu komisiataj fari propagandon por esperanto inter siaj membroj, aranĝi kursojn ktp., tiel ke en la venontjara kongreso k ĉe la venontjara somera altlernejo interkompreniĝo povu okazi per esperanto. Tiu propono estas akceptita. (La somer-altlernejo okazos komence de aŭg. 1931 en Hamburgo.)

NIA POŜTO

15 700. — Principe ni akceptas vian manuskripton, sed ne scias ankoraŭ, ĉu la loko permesos al ni ĝin uzi.

Latvo. — Ni konsentas kun vi, ke «S-ulo» devus esti 16-paĝa; sed tio dependas de la nombro da abonantoj. Sekve… Red.

1311. — En la «Komuniko de la Direkcio» vi trovu respondon al via demando pri la sorto de via artikolo. Plie, vi povos legi en la Protokolaro pri la X-a Kongreso, kial povis aperi tiaj artikoloj, kiaj neniam antaŭe estus akceptitaj. Cetere la enmeto de via artikolo, tutcerte venigus aliajn el la speco de tiuj, kiuj tiom indignigas vin. — E. L.

16 689. — Ni uzos vian materialon iom post iom en «LNE»; pri la sorto de la de vi aludita proza manuskripto, transsendita al M., ni nenion momente povas sciigi al vi.

NEKROLOGOJ

La 24. julio 1930 mortis nia fervora K-do Alfonso Champion (7545) Li estis vundita per aŭtomobilo surstrate; sekvanta pulmmalsano estingis lian vivon, post 20-taga sufero.

Cordoba (Argentino).

Honoron al nia fervora membro!

Al korespondantoj k geamikoj ni sciigas, ke nia K-DINO LISA JOHANSSON SAT-membro 15 397, estas trafita de la morto je 4. aŭg. 1930.

Klubo Esperantista de ABF, Göteborg.

ENHAVO

paĝo
Kiel CK SEU klopodas por ke SAT «evitu la rifon» 531—32
Notoj el Usono 532
«Slot» en Berlino 533
Aktiva helpo estas necesa! 533
La klasbatalo tra la mondo 534
Ankoraŭ pri «Letero el Italio» 534
Alvoko de l’ Internacia Transportlaborista Federacio 534
Ĉeeste kun grandaj spiritoj 534
La lumo de Azio 535
Tra Esperantio 536—38

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

Núm. 311, 18 de setembre de 1930

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

6-a JARO, N-o 311 — LEIPZIG, 18. / 9. 1930

[BILDO p.1 | 32,5,70,14] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, antaŭ terglobo kun meridianoj kaj paraleloj.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

BATALO DE L’ KAMPARANOJ EN JAPANIO

La batalo de kamparanoj en Japanio graviĝas pli k pli ĉiujare laŭ sia amplekso k laŭ sia akro. La registara statistiko indikas jenon:

Jaro nombro de kamparaj konfliktoj Jaro nombro de kamparaj konfliktoj
1917 85 1924 1,532
1918 256 1925 2,206
1919 326 1926 2,752
1920 408 1927 2,052
1921 1,680 1928 1,866
1922 1,578 1929 1,014
1923 1,917 (januaro —junio)

La malpliiĝo en nombro de konfliktoj en jaro 1928 ne signifas plimildiĝon de l’ batalo en kamparo. Male, ĝi montras pliakriĝon, ĉar en tiu jaro la registaro aplikis ĝeneralan ĉasadon al komunistoj k donis gravan detruan baton al la kamparanaj organizoj. Cetere, alia statistiko montras, ke okazis en

Jaro procesoj pri la afero de kultura tero procento je tutaj konfliktoj
1924 25 1,62%
1925 172 7,80%
1926 316 11,49%
1927 432 21,05%
1928 461 24,71%
1929 (januaro —junio) 343 33,83%

Tiu ĉi fakto instruas al ni, ke antaŭe la plejparto el la kamparaj konfliktoj okazis pri la malpliigo de l’ tributdepago (Kosakurjoo), sed lastjare la batalo akiris tute alian, pli akran karakteron, nome temis pri certigo de l’ kulturrajto sur la grundo, aŭ — pri ekposedo de l’ grundo. Tio signifas, ke en Japanio kamparanoj ekstaris, komence nur por defendi siajn vivkondiĉojn k plibonigi la negocadon — sed nun jam ili devas batali por skui la fundamentan bazon de l’ grundposedo de feŭdaj rentuloj.

*

Fakte nun, en japania kamparo, ĉie disvolviĝas laŭlitere sangaj bataloj. En lasta novembro (1929), en norda provinco Akita, centoj da kamparanoj batalis kontraŭ trupoj el policanoj, kiuj defendas la bienposedanton. La kamparanoj, inkluzive la infanoj k virinoj, sin armis per glavoj, ponardegoj, dinamito ktp. Kaj dum tri tagoj ili kontraŭstaris la policajn trupojn post rapide faritaj barikadoj.

En aprilo 1930, 30 kamparanoj de Oobaden en la provinco Niigata furioze atakis la bienposedantojn k detruis iliajn domojn. En majo k junio, kamparanoj el Kurokaŭa en sama provinco ankaŭ sange batalis kontraŭ policaj trupoj. Ĉe Okunoda en la provinco Jamanaŝi, kamparanoj, kiuj perdis siajn parcelojn, furioze sieĝis la bandon de bienestro, kiu forprenis la grundon de la terkulturistoj. La batalo estis akrega k multaj personoj vundiĝis; fine la ruza bienposedanto estis mortigita. Tuj la polico atakis la kamparanan organizon k arestis 200 personojn.

Tiuj okazoj estas nur kelkaj ekzemploj el tre multaj faktoj. Sangverŝado nun fariĝas ordinara afero en la kamparo.

*

La tutmonda ekonomia krizo jam regas tutan socian vivon ankaŭ en Japanio. Gravaj fabrikoj maldungas milojn da laboristoj, k ĉie okazas grandaj strikoj. Inter ili estas notindaj jenaj: Teikoku Lana Teksejo, Tojoo Muslina Teksejo, Nippon Lamia Ŝpinejo, Kangeafuĉi Kotona Ŝpinejo, Tokia Urba Tramo, Hoŝi Medikamenta Fabriko, Ĝenerala Motora Kompanio ktp. Tamen, pli ol en urboj, la ekonomia krizo estas fatala en la kamparo. Tie plej terure sin prezentas la fenomenoj de agrara krizo, la prezo de terkulturaj produktoj pli k pli malaltiĝas, la laborforto de l’ kamparanoj k senlaborigitaj laboristoj jam ne povas esti utiligata por produktado. Neniel oni povas progresigi la terkulturan produktmanieron. Tie obstine regas feŭda ekspluatado laŭ intenseca kulturado de malgranda mastrumo. La kamparanoj diligente laboregas, sed la produkto estas malkara, k la tributdepago estas tre alta, krom aliaj impostoj k tre alta procentaĵo je pruntita mono. Tial la kamparanoj ĉiam pli malriĉiĝas k jam preskaŭ bankrotas.

*

Orienta k norda partoj de Japanio estas mondfamaj pro la silka fabrikado. Preskaŭ ĉiuj familioj de kamparanoj sin okupas je silkverma kulturado. Kaj en nuna jaro, la prezo de l’ silko tre malaltiĝis (ĝis duono aŭ triono de ordinara jaro). Sekve, la vivo de silkkulturantaj familioj estas efektive mort-mizerega. En Nagano, Jamanaŝi k. a. provincoj oni jam komencis bojkotadon de impostoj, oni ne pagas la moruskampan depagon; preskaŭ ĉie la kamparanoj aranĝas kunvenojn k decidas ĉesigi ĉiuspecajn depagojn.

La filinoj de tiaj familioj ordinare laboras en la silkaj fadenfabrikoj. Tamen en ĉi tiu jaro la fabrikposedantoj ne pagas la tutan salajron. De la lasta januaro de loko al loko okazis manifestacioj de tiuj ŝpinistinoj k

Atentigo!

Pro kulpo de la kompostisto kaj korektisto mankas la subskribo ĉe la fino de la dokumento, kiun ni publikigis sur la unua paĝo en la n-o 310 de «S-ulo». La legantoj bonvolu do aldoni:

Ĝenerala sekretario de C. K. de S. E. U.: Drezen.

Red. de Sennaciulo.

— pàgina 2 —

540 — SENNACIULO

iliaj familianoj. Nun la ŝpinistina problemo pliakriĝis, ĉar multaj fabrikoj ne plu povas daŭre funkcii; grandskala lokaŭto minacas ilin. Oni diras, ke en la silkdistriktoj povus okazi terura k larĝa tumulto.

*

Krom tiuj ĉi gravaj problemoj, nome tributdepago, agrar-problemo, senlaborulo, silkkulturistoj, impostoj, — estas ankoraŭ pli grava afero, tio estas preparo de l’ milito. La nuna reganta klaso rapidas ĉiel disvolvi la tutan nacion en preparado de imperialisma milito. Kaj por tio la kamparo estas tre grava elemento. La plej granda elcento da soldatoj estas rekrutata el la kamparo; tial eduki la tutan kamparanan junularon por reakcia ideo k faŝismo estas nepre necesa tasko de l’ nuna registaro. Oni aranĝis tutan sistemon de oficialaj junulasocioj k militdisciplinejoj por junuloj. Krome, pere de la elementaj k metiaj lernejoj oni influas junulojn sange k karne por la monarkio, por la imperiismo. Junulfakoj de kamparanaj sindikatoj k Kontraŭimperiisma Ligo batalis kelkloke kontraŭ tiu militisma manovro.

*

La ĉefaj kamparanaj batalorganizoj estas iliaj sindikatoj. Sed la organizita nombro ne estas sufiĉe granda kompare al la neorganizita. La plej ampleksa k grava sindikato (Zenkoku Noomin Kumiai) unuigas 40 mil familiojn, ĉ. 200 mil personojn. Ĝia organizo troviĝas en preskaŭ ĉiu provinco de Japanio. Ĝi havas apartan junulfakon, kiu komencas vigle mobilizi junajn kamparanojn. Ĝi entenas socialdemokratajn k komunistajn elementojn. Krom tiu sindikato aliaj, pli moderaj organizoj troviĝas en la lando. Revoluciaj kamparanoj havas sian monatan jurnalon («Nomin-Toso»). Ankaŭ geknabaj organizoj progresas. La infanoj batalas kun siaj gepatroj k gefratoj kontraŭ bienposedantoj k policanoj. Aperas monate «Pionira Standardo» kiel porinfana eldonaĵo. Abonantoj de la du ĉi tie nomitaj gazetoj tre deziras interkomunikiĝi kun alilandaj kamparanoj k infanoj revoluciemaj.

Laŭ «Scienco Proleta» (n-o 8), Tokio.

MAKEDONIO

Makedono (9951)

De tempo al tempo oni legas en jurnaloj pri faroj de makedoniaj revoluciuloj, kiuj agas en serba Makedonio. Mi supozas, ke estos interese por legantoj de «S-ulo» diri ion pri tiu lando. Ĝis la j. 1914 Makedonio estis sub turka jugo. Tiam ĉiuj loĝantoj estis ne tiom premataj kiom nun, ili parolis libere sian lingvon, havis siajn lernejojn, preĝejojn ktp. En la jaro 1914 Bulgario, Serbio k Grekio kuniĝis por batali kontraŭ Turkio k per tio liberigi Makedonion. Kaj efektive, la tri ŝtatoj sukcesis forpeli la turkojn al Stambulo. Tamen la sopiro de Bulgario — liberigi Makedonion k aligi ĝin al si — ne efektiviĝis, ĉar Grekio k Serbio, batalinte kun sama celo, rabis por si la pli grandan parton. Nekontenta pri tio, en 1916 Bulgario aliĝis al Germanio k Aŭstrio-Hungario k deklaris «sanktan» militon al Grekio k Serbio por liberigi la «amatan» landon Makedonio. Helpate de tiuj du ŝtatoj Bulgario sukcesis konkeri tiun landon k tie flirtigi siajn standardojn. Tamen tio ne daŭris longe.

Post fino de l’ mondmilito Serbio kiel venkinto ricevis la plej grandan parton de Makedonio, — pli malgrandan oni donis al Grekio k la plej malgrandan al Bulgario. Grekio jam post kelka tempo sukcesis interkonsenti kun Bulgario konvencion pri interŝanĝo de l’ loĝantaro. Tiel ĝi malebligis la ekziston de ribeluloj, kiuj nuntempe vagas nur en Makedonio serba, kie la loĝantoj ŝirmas ilin.

Ĉiuj revoluciuloj antaŭ la mondmilito estis unuiĝitaj ĉe Enlanda Makedonia Revolucia Organizo: EMRO. Tamen post la milito ĉe la gvidantoj de l’ organizo aperis malkonsentoj koncerne la laborprogramon: unuj proponis teroron al la serba loĝantaro, per kiuj ili atentigis Eŭropon pri si; la ceteraj volis agi laŭ leĝaj manieroj. Post akraj disputoj la organizo disiĝis en du frakciojn. Ĉiu el ambaŭ frakcioj opiniis sin supera k rajta. La plenum-komitato de l’ frakcio, celanta leĝan liberigon al Makedonio, ordonis mortpafi la gvidanton de l’ kontraŭuloj. Tion oni faris en 1924. Pereis T. Aleksandrov k lin anstataŭis la frivola junulo Iv. Mihailov.

Post tri, kvar jaroj la partio de Iv. Mih. — la terorema frakcio — decidis mortpafi ĉiujn kontraŭulajn gvidantojn. Tio estis plenumita.

Nun la venkinta organizo furiozas en Serbio, subtenate de la tieaj bulgaroj-makedonoj: pontoj estas eksplodigataj, policistoj murdataj. Precipe tiaj agoj pliintensiĝas, kiam inter Bulgario k Serbio okazas iaj konferencoj. Simila afero okazis antaŭ nelonge. Sekve de tio la serba registaro postulis, ke la bulgara registaro fine ekstermu tiun bandon. Respondo estis: nefacila afero. La bulgara registaro timas ekbatali kontraŭ ilin, ĉar tiuj senhejmuloj k eternaj vagantoj sur montpintoj neniel hezitus eĉ pafmortigi la ministrojn. Sed ne nur estas la timo: la registaro ankaŭ ne deziras fari ion similan, ĉar dank’ al tiuj elementoj en jaro 1923, la 9-an de junio, la faŝistoj sukcesis faligi la terkulturistan registaron k senkapigi proks. 30 000 Komunistojn . . .

Printempe de ĉi tiu jaro el Serbio sukcesis veturi Ĝenevon tri delegitoj de EMRO k prezenti peticion al la Ligo de Nacioj. Dum aŭtuno oni certe pritraktos tiun aferon. Sed jam nun ni povas diri, ke la entrepreno fiaskos; la favorataj ŝtatoj de l’ Alianco-Grekio, Serbio — ne konsentos fordoni tiun terrandon[?] por fondo de nova, por ili malamika regno, pro jenaj kaŭzoj: 1. En Makedonio loĝas preskaŭ samkvante serboj, makedonoj-bulgaroj, grekoj. Se la Ligo de Nacioj konsentus fordoni Makedonion al la makedonoj-bulgaroj, tiuj, tute sendube, premos la ceterajn, k trudos al ili sian lingvon, la bulgaran. 2. Neniel estas solvebla la demando pri oficiala lingvo. 3. Eventuala aliĝo, tre facile realigebla, de l’ nova ŝtato al ĝia fratino: Bulgario, kiu, grandiĝinte, povus minaci Serbion.

Centoj da miloj da homoj mortis pro «liberigo» al Makedonio, kiuj iris antaŭ ĝian altaron je la devizo: Liberon al la fratoj-makedonoj. Tamen ĝis nun ĝi ne povis esti liberigita. Kaj se la makedonoj iros plue tiun vojon, ili certe neniam atingos sian celon.

Ni, la makedonoj-maldekstruloj jam delonge konas la veran vojon: Soveta Makedonio. Tiuj du vortoj sufiĉas; ili solvas per si mem la demandon pri lingvo, nacieco k libero; k nur tiam la sangaspergita lando ekvidos siajn idojn gajmienaj k esperplenaj.

Postkongresa ekskurso en la anglan «Rivieron»

Invitite de K-dino Sampson veni al Torki (Torquay), apudmara banurbo en sudokcidenta Anglio, 320 km de Londono, mi forveturis je 8. aŭgusto, akompanite de K-dino Medland, kiu loĝas ne malproksime de Torki. La vojaĝo estis agrabla, ĉar en Anglio ankaŭ la triaklasaj vagonoj havas remburitajn sidlokojn. La rapidvagonaro bezonas nur 3 horojn 25 min. por trapasi la 320 km. La lasta parto, laŭlonge de maro, montopiedoj k tra tuneloj, estas rava. La edzo de K-dino Medland, lokomotivestro, akceptis min kore en Njŭtn-Abot (Newton-Abbot), kie ni elvagoniĝis. Posttagmeze ni veturis al Torki. La urbo kun sia ĉefstrato apudmara aspektas belege. Ĉi tie kreskas palmoj pro la milda klimato. La haveno estas ĉirkaŭita duflanke de montoj; sur la deklivoj ĉarmaj domoj, arboj, montaj urbstratoj, belaj promenejoj. Sur la ĉefa strato triumfarko kun bonven-surskribo. En la domo de K-dino Sampson

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 541

kora estas la akcepto, la filino libertempe ĉeestanta el Parizo, parolas ankaŭ esperanton, sed ne la edzo nek filo. Ankoraŭ kelkajn aliajn esperantistinojn mi renkontis. Ĉi tie la esperanta movado fakte estas gvidata de aktivaj virinoj.

Vespere mi iris kun K-dino Ĝons (Jones) al mia dormejo, ekster la urbo sur monto en granda bela ĝardeno. Sur la pordo estas esperante skribite: «Ligna dometo». Ĝi havas 3 ĉambrojn sufiĉe komfortajn, kuirejon, loĝoĉambron kun lito por la patro k dormoĉambron por la patrino. K-dino Ĝons dormis en alia dometo, k mi havis sufiĉe grandan tendon kun bona lito, tablo, apogseĝo, spegulo. Multaj ĉi tie dormas en tendoj pro la mildaj noktoj.

La loĝantoj de l’ ligna dometo estas vegetaranoj. La 75-jara patro kondukis min sur la tegmenton de l’ dometo, donante al mi lornon por pli bone ĝui la panoramon k la maron. — Posttagmezon ni migris tra la montoj. Ĉie oni vidas la maron laŭlonge de rokoj. Mallarĝaj, krutaj vojoj je la deklivoj. Unuafoje en mia vivo mi naĝis en la maro. Ni preterpasas pajlkovritajn dometojn de bela vilaĝo Kokingtn (Cockington), kiuj havas aĝon de 900 jaroj. La ekskursanto trovas en tiaj vilaĝoj multajn teĝardenojn. Bieron oni ne ricevas.

Dum la tagmanĝo ĉe K-dino Sampson (kiu luigas ĉambrojn por gastoj) ni estis tute internacia rondo, k ofte flugis anglaj, francaj, germanaj, rusaj k esperantaj vortoj tra la salono. Sed — rapide venis la adiaŭa horo. Marde mi reveturis Londonon, kie min akceptis K-do Pamphilon.

W. Mersiovski (2977), Leipzig.

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

Kiom da sindikate organizitaj laboristoj ekzistas?

La organo de la Amsterdama Sindikat-Internacio donis en n-o 5 resumon pri la sindikatmovado tutmonda. Laŭ tiu ĉi resumo en jaro 1928 ekzistis sindikate organizitaj laboristoj:

en nombro elcento
Eŭropo . . . . 35 392 681 80,1
Usono . . . . . 6 947 296 15,7
Aŭstralio . . . . 1 018 457 2,3
Azio . . . . . . 742 194 1,7
Afriko . . . . . 90 497 0,2

Kompare al la jaro 1927 malgrandiĝis la tutnombro de 46 887 060 al 44 190 525. Laŭ sciigo de la IGB (Internacia Sindikat-Asocio) ĉi tiu manko rezultas ĉefe pro la okazaĵoj en Azio. En Eŭropo la tutnombro kompare al 1927 plialtiĝis je 1 455 297. 18 landoj partoprenis la altiĝon, dum 11 landoj montris malaltiĝon. El Turkio al IGB ne estas konata la membronombro.

Ameriko montras plialtiĝon en Usono, sed en Meksiko malaltiĝon. En Aŭstralio oni notas plialtiĝon. En Azio la efektiva malaltiĝo estas 2 955 606, al kiu ĉefe Ĉinio partoprenas. La malaltiĝo en Afriko sumiĝas je 53 836.

Laŭ la IGB-informoj la nombroj dispartiĝas al diversaj sindikataj tendencoj (dum jaro 1928) jene:

Libersindikatoj (Amsterdam) . . . . . . . 19 862 307 en 57 landoj
Komunistaj (Moskvo) . . . . . . . 11 706 462 en 29 landoj
Religiaj . . . . . . . . . . 2 120 562 en 17 landoj
Sindikalistaj . . . . . . . . . 323 643 en 25 landoj
Diversaj . . . . . . . . . . 10 177 107 en 42 landoj

La Amsterdam-aj organizoj en Eŭropo nombras 13 991 143 membrojn, en Usono 5 548 794, en Aŭstralio 50 000, en Azio 227 685, en Afriko 38 885.

La komunistaj organizoj en Eŭropo nombras 11 582 764 (precipe en Sovetio 11 060 000), en Ameriko 46 978, en Azio 74 452 (fine de 1927 2 805 000), en Afriko 3 612, en Aŭstralio 0.

Laŭ I. N. O.

La Lappo-faŝistoj en Finnlando

Kiel ĉie, ankaŭ en Finnlando la kamparanoj formas la reakcian elementon.

Ĉi tie ili nomiĝas Lappo. Ilia ĉefsidejo estas en Oesterbotten. Estas fanatik-religia movado, kiu ne ĝenas sin uzi la plej terurajn batalilojn. Malaperigo de homoj estas je la tagordo. Eĉ el la parlamento ili forprenis siajn viktimojn k transportigis ilin al la interno de l’ lando. La tiea faŝismo, konsistanta el pastroj, bienuloj k fabrikantoj, povis kolekti facile la nekontentajn amasojn, ĉar ankaŭ en Finnlando la mizero estas granda inter la mezkamparanoj. Pro timo je senproprigo ili unuiĝis kontraŭ la revolucia laboristaro k postulas forpelon de l’ komunistoj k pendigon de la gvidantoj. Ilia organizo estas forta, ĉar ili unuiĝis kun la reakcia ŝirmligo; ili nombras ĉ. 100 000 armitajn virojn. La registaro interkonsentas kun la «Lappo». Kiam ili en forto de 40 ĝis 50 000 viroj marŝis al la ĉefurbo Helsinki, ĉiuj publikaj konstruoj flagis k la ministroj paroladis. Dum la faŝista parado en Helsinki trifoje delegitoj de la «Lappo» postulis ĉe la administracio de l’ popoldomoj (sindikat-domoj) la suprentiron de l’ faŝista flago, lastfoje je minaco de detruo. La administracio telefonis al la polico pro helpo, sed tiu respondis, ke ĝi estas senforta kontraŭ la Lappo-anoj k plej bone estus suprentiri la flagon por malebligi la detruon al la domoj. Nun la administracio suprentiris la flagon. Tiu tago estis la plej nigra en la finnlanda laborista movado.

Laboristaro k kamparanoj kompreneble provis ekorganizi la kontraŭstaron k fondi propran ŝirmligon. Sed sciigoj pri la sukceso ankoraŭ mankas.

Laŭ I. N. O.

FAKTOJ K KOMENTOJ

Sekvoj de l’ maŝinigo en Usono

Statistikoj indikas, ke en la nuna tempo en Usono unu sola laboristo produktas tiom, kiom 32 laboristoj antaŭ 75 jaroj. Alivorte dirite, viro laboranta hodiaŭ unu horon faras la saman produktlaboron, kiun viro antaŭ 75 jaroj faris dum 32 horoj. Male, la konsumkapablo ne progresis je la sama proporcio. Tiu ĉi malproporciiĝo fariĝas ĉiam pli granda.

Kia estas la senpera sekvo de tiu ĉi fenomeno? La konstanta kreskado de l’ senlaboreco k, kompreneble, la nekapablo de l’ troproduktanta kapitalismo disvendi siajn produktojn, nek sur la propra nek sur fremda merkato.

Sed ĉu ne ekzistas solvo por tiu problemo de laborista vidpunkto? Ho jes: La respondo de l’ laboristoj devus esti la tuja postulo je redukto de l’ labortempo. Nur laborante kvar horojn tage tra la tuta mondo, la proletaro restarigus normalan mastrumadon, k estus eble kontentigi ĉiujn bezonojn, la plej elementajn k la plej postulemajn. Sed estas kompreneble, ke la ekspluatistoj preferas apliki sian propran «solvon», kiu certigas al ili multmilionan rezerv-armeon el senlaboruloj k aliflanke ne devigas ilin pagi justan kompenson al siaj dungitoj. P. R.

Bankoj ordonas al parlamentoj

La konferenco de l’ aŭstraliaj ŝtatministroj, raportis la gazetaro je 19. aŭgusto, klopodis malhelpi al la Federacia ĉefministro, s-ro Skeln (Skullin) veturi al Anglio por ĉeesti la Imperian Konferencon. Ili insistis, ke dum la nuna financa krizo en Aŭstralio s-ro Skeln devus resti en la lando. S-ro O. Nimajr (Niemeyer), de la Banko de Anglio, faris malkaŝe esprimitan analizon pri la financa situacio en Aŭstralio k eldiris gravan averton, antaŭ ol li forlasis la konferencon. La ĉefministroj interkonsentis pri la neceso, ke la nacia elspezo devas esti malpliigata je 30 milionoj da anglaj funtoj (ĉ. 150 mil. da dol.). — Se la bankoj diktas, ŝtatestroj devas humile obei. Komunikis H. St.

— pàgina 4 —

542 — SENNACIULO

MI VOLAS SCII…

Oni ja ofte diskutas pri la diversaj regoformoj de l’ ŝtatoj. Sed 1. ĉu ja ekzistas precize difinitaj, certaj kompariloj (kiel metro-normo) por precize trakti k kompari, ĉu iu ŝtato estas regata per unu pura (kiel: monarkista, parlamenta, komunista ktp.) regoformo? 2. ĉu iam ekzistis, ekzistas aŭ povos ekzisti ŝtatoj, regataj nur per unu sola pura regoformo? Latvo.

*

  1. Kiel K-do Lanti povis havigi al si ekz-ojn de «La Kunligilo», pri kiu li parolas en sia artikolo en n-o 307 de «S-ulo»? 2. Ĉu tiu gazeto aŭ bulteno estas abonebla? 3. Kio ĉefe karakterizas tiun organon? M. M. (102).

Observoj de Londonano

Transpasante la Londonan Ponton (London Bridge), unu el la ĉefaj pontoj en la mondurbego, rilate al trafiko, trans kiun miloj da gelaboristoj devas pasi ĉiutage, irante al k de la laborejo, mi rimarkis kelkajn dekojn da personoj, kiuj rigardis la ŝarĝadon de l’ ŝipoj kuŝantaj apud la ponto.

Estas kurioze, kiel allogas homojn la aktiveco de l’ havena laboro, kie la vaporŝipoj de fremdaj landoj malŝarĝas komercaĵon. Legante la nomojn k devenurbojn de l’ diversaj ŝipoj — kiu ne povus imagi al si sunbrilajn landojn k interesajn popolojn trans la maro?

Ankaŭ mi haltis ĉe la ponto, k baldaŭ revis pri vojaĝoj pasintaj k estontaj. Sed la unua ŝipo en la vico altiris mian atenton; mi konstatis, ke ĝi estas soveta. Vento forestis; do la ruĝa flago pendis mole k ne estis facile ekkonebla. Du viroj starantaj apud mi diskutis.

— Estas rusa —, diris la unua.

— Ne, estas rumana —, opiniis la dua.

— Ĉu vi ne ekkonas la rusan skribaĵon? — Mi ne scias, ĉar ankaŭ rumanoj k grekoj uzas similajn literojn, diris la dua.

— Tute ne. Ili similas eble, sed ne estas samaj, diris la unua.

Kaj tiel daŭris la diskuto.

Kia domaĝo, mi pensis, ke sub la rusa skribaĵo la sovetaj ŝipoj ne montras, latinlitere, nomon k havenurbon. Simile oni nun faras en tielnomataj Irlanda liberŝtato. Ĉie oni vidas sub la irlanda skribaĵo la anglan transskribon, eĉ ĉe stratnomoj.

USSR konsistas el eble 100 popoloj kun malsamaj lingvoj! Kia bona propagando estus por esperanto, se Sovetio uzus ĝin ne nur por nomoj, sed ankaŭ por komerco k maraj aferoj. Homoj estas imitemaj; certe aliaj sekvus. Antaŭen pioniroj! 7471

SANKTULO EKSIGITA

Voldo Glazunov (7347)

Mi scias, ke oni kun intereso kaptas ĉiun sciigon pri religiaj aferoj en USSR. Ankoraŭ ne haltis leter-alfluo, en kiu sole oni min demandas: kial estas «pendigita» la episkopo de Voronej, kial murditaj 100 (!) pastroj. Oni petis min respondi per «S-ulo», kion plezure mi faras.

Mi ĝuis legi «novaĵon» pri nia urbo en kelkaj gazetoj, kiujn alsendis bonvolemaj Gek-doj . . . el eksterlando! Tiu «novaĵo» entenis ne unu elcenton da vero. Mi bedaŭras devi seniluziigi sensaciemulojn: neniu episkopo en Voronej estis pendigata, nek cent pastroj murdataj. Bedaŭrinde . . .

Nia urbo famiĝis tra iama Rusio pro sia «sanktulo» Mitrofano. Ĝuste nun proksimiĝas la «respektinda» dato, kiam miloj da pilgrimoj el diversaj partoj de rusa Ortodoksio alvenus por honori lian memoron. Sed ĉi somere ili ne plu venos, ne plu sonoros sonorilegoj, ne plu okazos pompaj kruciroj tra stratoj de nia urbo. Kial?

Bone nutritaj, dikventraj monaĥoj de Voronej-a virmonaĥejo en caraj tempoj anoncis, ke mortinta episkopo Mitrofano, la monaĥejestro, sanktiĝis pro dia volo, k ke lia korpo konserviĝos eterne sen putrado. De tiam radikiĝis en kapoj de malklera popolamasoj (precipe kamparanoj) la kredo je sankta k neputrinta korpo de Mitrofano. Ĉiujare somere venis miloj Voronej-on por kisi la randon de «sankta» ĉerko, elspezi lastajn monerojn por diservoj, oferi hejmefaritajn ŝtofojn al pastroj, portantaj la ĉerkon dum kruciro. Tiaj pilgrimadoj daŭris ĝis 1929. Ne necesas diri, ke la urba loĝantaro, laboristaro, partio k liberpensuloj ege indignis kontraŭ la pastra mistifikego. Kaj ĉar ne estis eble fermi la katedralon k ĉesigi la Mitrofan-komedion, la urba aktivularo penis kapti la atenton de l’ pilgrimoj per diversaj surstrataj aranĝoj antaŭ la templo: oni kantis, teatroludis, sportis. Ofte grandaj homamasoj plezure ĉirkaŭis improvizitan scenejon k forgesis la preĝojn, rigardante gajajn «blu-ĉemizulojn» (aktorojn).

Sed lastvintre la publika indigno atingis apogeon: preskaŭ ne estis fabriko aŭ oficejo, kie oni ne protestus k postulus de l’ landa plenumkomitato fermon al la Mitrofana katedralo k esploron de l’ ĉerko. Fine la plenumkomitato sankciis organizadon de komisiono el vilaĝanoj, laboristoj, profesoroj k pastroj por publika malfermo al la ĉerko, kiu dum dekoj da jaroj estis netuŝebla «sanktaĵo».

Mi neniam forgesos tiun frostan vintrotagon, kiam mi ekvidis grandan homamason, ĉe kies antaŭaĵo ruliĝis ŝarĝaŭtomobilo. Sur ĝi staris la prezidanto de l’ liberpensula landkomitato, tenante en manoj abomenan kranion k luksan silkokovrilon, broditan per orŝnuroj.

— Jen neputrinta restaĵo de l’ «sanktulo», li kriis emociite. — Jen abomenaj ostoj kunligitaj per simpla ŝnuro de senhontaj trompuloj! Jen estas vato, kiu servis anstataŭ delonge putrinta ventro!

Sekvis improvizita kunvenego. Mi aŭdis krii indignajn virinojn: Ha, ni malsaĝuloj! Kiun do ni adoris, por kio ni venadis ĉiusomere, difektante nudajn piedojn? La amaso postulis entuziasme fermon ne nur al la katedralo, sed al ĉiuj enurbaj preĝejoj. La prezidanto, simpla laboristo, parolis de l’ aŭto . . . La religiuloj perdos baldaŭ lastajn poziciojn, li certigis, k la lab. potenco bone konas la abomenan rolon de l’ religio en batalo kontraŭ USSR. Kaj li daŭrigis: — Nun, Gek-doj, Mitrofano okupos la sole konvenan lokon por li: en la muzeo! Bruege aplaŭdata, la aŭto forruliĝis malrapide.

Tiel pereas la «sanktuloj», tiel oni «persekutas» la religion en Sovetio.

KIEL PAŜAS LA VIVO

La Vojgala regiono de l’ Vjatka distrikto (USSR) vivis ĝis la Revolucio trankvilan unuforman vivon. La vilaĝanoj havis tre primitivajn terkulturajn ilojn, laboris kiel bovoj, sin vestis per memfaritaj vestoj, piedvestis sin per bastoŝuoj k vivis en ĉiama bezono k malklero. La Revolucio ekmovis la popolamason. Post la civilmilito la plej progresema parto de la vilaĝanaro komencis plibonigi sian vivon.

Aperis terkulturaj maŝinoj, traktoroj, kino, radio, telefono k eĉ elektrostacio. La loĝantaro unuan fojon en sia vivo ekvidis kinofilmon, elektran lumon k aŭdis paroladon per radio. La vilaĝanoj forjetis siajn primitivajn terkulturilojn k komencis organizi unuiĝojn k kolektivojn, komencis aĉeti maŝinojn k anstataŭ la malmultenspeziga trikampa sistemo ili enkondukis la naŭkampan.

En 1927 estis organizata unua malgranda komunumo «Ruĝa Oktobro». La ĉirkaŭloĝantaj vilaĝanoj ekvidis, ke ili povos loĝi en la komunumo pli bone k komencis amase aniĝi la komunumon k organizi novajn. En la lasta tempo la kolektivmovado komenciĝis en la tuta Vojgala regiono

— pàgina 5 —

SENNACIULO 543

kun 35 mil loĝantoj. La vilaĝburĝaro ekvidis, ke ĝi perdas sian potencon k satan vivon k komencis superforte agiti kontraŭ la kolektiva vivmaniero, komencis malhelpi la konstruadon de l’ nova vivo.

La malriĉularo k la mezvilaĝanaro respondis per la likvidado de la vilaĝburĝaro, tio estas, oni forprenas ĉiujn ekspluatilojn de la burĝaro, ilian brutaron, konstruojn k plugejojn, k transdonas la tuton en la kolektivojn. La loka preĝejo en Vojgali, kiel ejo de malklero, laŭ volo de l’ loĝantaro, estas fermita k akomodita por kulturaj bezonoj.

El Vjatko alveturis redaktoroj, kiuj post la 5. februaro (1930) komencis eldoni unuan en la distrikto kolektivistan gazeton «Vojgala Kolektivisto» en kvanto da 2000 ekzempleroj. Tio estas ankoraŭ neniam okazinta fakto, ke ie en kamparana regionloko oni eldonis gazeton.

Tiel malaperas la malnova nekultureco k ĝin anstataŭas la nova kolektiva senklasa vivo.

Sannikov (12 745), USSR.

HOMARO ANSTATAŬ DIO

Dostojevski

Pensiga fragmento el «Neplenaĝulo» — verko de genia malsanulo romanisto-psikologo Dostojevski (1821 ĝis 1881). Liaj romanoj estas abismo da similaj pensoj, duboj k psikologiaĵoj, kiuj kvazaŭ akcesore tuŝas preskaŭ ĉiujn «malbenitajn» problemojn de l’ Nuno. — Patro en intima parolado diras al sia «eksterleĝa» filo:

———

. . . Mi ne povis ne prezenti al mi temp’-al-tempe kiel la homo vivos sen dio k ĉu ĝi estos iam ajn ebla. Koro mia ĉiam decidis, ke ne ebla, tamen kelka periodo sendia estas ebla . . . Mi eĉ ne dubas, ke ĝi venos. Sed tie ĉi mi ĉiam prezentis al mi alian bildon . . .

Mi prezentas al mi, karulo, ke batalo (s o c i a r e v o l u c i o) jam finiĝis k lukto haltis. Post malbenoj, kotĵetoj k fiigaj fajfoj venis trankvilo k homoj restis s o l a j kiel ili deziris: granda antaŭa ideo (p r i d i o) k senmorteco lasis ilin: granda fonto da fortoj, kiu nutris k varmigis ilin, foriris kiel tiu majesta suno sur bildo de Klod Loren¹ (l a p a t r o ĵ u s r a k o n t i s s i a n s o n ĝ o n p r i o r a e p o k o i m p r e s i t a d e l a b i l d o «A s i s o k G a l a t e o» e n f a m a D r e z d e n – b i l d e j o). Sed la sunforiro signifis lastan tagon de l’ homaro. Kaj homoj subite komprenis, ke ili restis tute solaj k eksentis egan orfecon. Mia kara knabo, mi neniam povis prezenti al mi homojn sendankaj k stultiĝintaj. La orfiĝintaj homoj tuj komencus pli forte k ameme premiĝi unuj al aliaj. Ili kaptus sin reciproke, komprenante, ke nun ili estas ĉio unuj por aliaj! Malaperus granda ideo de senmorteco k necesegus anstataŭi ĝin. Kaj tuta granda troo da antaŭa amo al Tiu, kiu estis Senmorteco, direktiĝus en ĉiuj al naturo, al mondo, al homoj, al ĉiu herbeto. Ili ekamus la teron, la vivon ege, en grado, laŭ kiu ili iom post iom konscius limojn de sia vivdaŭro. Kaj ilia amo estus aparta, ne antaŭa. Ili komencus rimarki k trovi en naturo tiajn fenomenojn k misterojn, kiujn antaŭe ili eĉ ne supozis, ĉar nun ili rigardus ĝin per novaj okuloj, kiel amanto rigardas amatinon. Ili vekiĝus k rapidus kisi unuj la aliajn, rapidante ami, konsciante, ke vivo estas mallonga, ke ĝi estas ĉio, kio restis por ili. Ili laborus unuj por aliaj k ĉiu donus al ĉiuj tutan sian havon k sole pro tio estus feliĉa. Ĉiu infano scius k sentus, ke ĉiu sur la tero por ĝi estas kiel patro aŭ patrino.

«Morgaŭ estos mia lasta tago — pensus ĉiu rigardante subirantan sunon, — mi mortos, sed restos ili ĉiuj k post ili infanoj iliaj». Kaj la penso, ke ili restos same amante k klopodante unuj por aliaj, anstataŭus la penson pri postmorta renkontiĝo. Ho, ili rapidus ami por estingi grandegan sopiron en siaj koroj. Ili estus fieraj k kuraĝaj por si, sed por aliaj fariĝus tremante zorgemaj: ĉiu timegus malzorgi vivon k feliĉon de ĉiuj. Ili fariĝus reciproke delikataj k, kiel infanoj, ne hontus karesi unuj la aliajn. Renkontiĝante ili rigardus sin reciproke per profundaj k sencoplenaj rigardoj k en iliaj okuloj estus amo k sopiro . . .

Karulo mia, — subite kun rideto li rompis sian parolon — ĉio ĉi estas fantazio eĉ la plej neverŝajna, sed mi tro ofte ĝin imagis, ĉar dum tuta mia vivo mi ne povis esti sen tio k ne pensi pri tio.

Trad. M. Krjukov.

¹ France: Claude Lorrain.

[REKLAMO p.5] K-do! Pripensu! Via klask-do, via amiko en Sovetio ne plu havas la eblon pagi sian abonmonon por ankaŭ estonte povi legi SENNACIULON! Helpu al li per solidara ago! Abonu por li nian gazeton, sendante la pagon al ▶ Administracio de SAT!

Ora et labora!

(Preĝu k laboru!) Viktor Auburtin

Ekzistas, kiel ĉiu scias, abeloj; ekzistas burdoj k ekzistas vespoj. Tiuj ĉi tri specoj estas tre parencaj unu al la aliaj, sed tamen ĉiu el ili havas sian propran k specialan vivmanieron.

La a b e l o estas la plej diligenta el la trio. Ĝi eĉ ne permesas al si momenteton da ripozo; ĝi laboras la tutan tagon k fervore liveras la vakson k la mielon, kiujn poste aliaj estaĵoj forprenas de ĝi.

La v e s p o cetere ankaŭ konstruas sian neston, sed ĉion ĝi plenumas multe pli senzorge k preferas vivi per rabado. La vespo estas kavaliro ĉiam elegante vestita, korsetita k havas flavajn borderaĵojn kiel leŭtenanto el la antaŭmilita tempo.

Rilate al la b u r d o; ĝi vere estas la vivo-artisto. Kantante ĝi trazumas la tagon, flugas de floro al floro, kiel ĝin donas la sorto k tute ne havas programon; ĝi laboras nenion k tamen bonege vivas.

* * *

Bone, ĉio ĉi estas konata k mi ne rakontas novaĵon. Sed nun amerika zoologisto ekpensis, esplori la spiritajn kapablojn de la tri specoj, mezurante k pesante ties cerbojn k komparante ties perceptokapablojn.

La rezulto estas jena: la plej inteligenta el la tri estas la burdo neniam laboranta. Duavicas la vespo. Sed sur la plej malalta ŝtupo de la inteligento vicas la diligenta abelo, ĝi eĉ preskaŭ ne posedas cerbon.

La abelo estas la bovo por diri ĝin mallonge.

Restas nur esplori, kiel tio estiĝis k kiel ĉio ĉi interdependas. Ĉu la abelo laboradas, ĉar ĝi estas malsaĝa, aŭ ĉu ĝi tiel malsaĝiĝis pro la troa laborado?

* * *

Sed pro dio, karaj, esperemaj, junaj homoj, legante tion evitu fari konjektojn je homaj cirkonstancoj. Por la homo validas la sankta fundamenta leĝo, ke li surteriĝis, por labori de mateno ĝis vespero, por zorgi pri siaj infanoj, kiuj siavice same devos zorgi pri siaj infanoj k laboradi de mateno ĝis vespero.

Se nin foje atakus dubemo, se ni foje ekpensus, ke tiu ĉi leĝo fakte estas trompego, tiam ja la tuta socia ordo renversiĝus.

Kaj certe estus tre domaĝe por la tuta socia ordo, se ĝi foje renversiĝus, ĉu ne?

El «Welt am Sonntag» («Mondo je Dimanĉo»), München, n-o 33, 17. 8. 30. Esperantigis: Milok Centdek.

— pàgina 6 —

544 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

INTER NI

Lastan semajnon ni vidis, ke estas sufiĉe malfacile doni tute precizan sencon al komunlingvaj vortoj. Ilian signifon ja plej ofte donas la tuta frazo; k eĉ frazo ne povas esti tute ĝuste komprenata ekster sia kunteksto mem.

Oni devas ankaŭ noti, ke la tono, laŭ kiu estas elparolata vorto, povas ŝanĝi ĝian signifon. Kiuj ĉeestis nian X-an Kongreson, tiuj povis rimarki tion ĉe aŭdo de l’ vorto «renegato». Ĝi ne estas insulta laŭ vortara difino. Ĉiuj homoj iel pli malpli estas «renegatoj». Tamen ne povas esti dubo, ke kiam partiano nomas ekspartianon «renegato», la tono de lia voĉo metas insultan signifon en la vorton.

Kaj se oni volus pedante diserti, estus facile montri, ke por kompreni ĝuste la sencon de vortoj, la signifon de frazoj k tekstoj, necesas koni la tempon, kondiĉojn k cirkonstancojn, en kiuj ili aperis. Tio eĉ naskigis esplormetodon pri tekstoj, kiun oni nomas ekzegezo.

La legantoj ne timu: mi ne intencas fuŝi ĉi tiun rubrikon per ia provo ekzegezumi . . . Necesas tamen klarigi la signifon de kelkaj vortoj, komune uzataj en niaj rondoj, ĉar estas evidente, ke ili estas diverssence komprenataj.

Kion signifas la vorto s e n n a c i e c a? Ĉu ĝi estas adekvata al nia organizo? La radiko de l’ vorto estas n a c i. Al tiu radiko oni aldonis la prefikson s e n k la sufikson e c. La kuniĝo de tiuj tri elementoj povas signifi nur, ke la objekto aŭ persono, al kiu rilatas la vorto, estas senigita je nacieca karaktero. Nia organizo per sia strukturo, kiu ignoras la naciojn, per la lingvo uzata de la membroj havas nedubeble tian karakteron. Sekve la vorto s e n n a c i e c a tiakaze estas tute taŭga k konforma.

La saman rezonadon oni povas fari pri la vorto s e n n a c i u l o. Se oni pensas pri persono, oni prezentas al si iun, kiu ne apartenas al iu ajn nacio. Post la mondmilito, en la centro de Eŭropo, kreiĝis multaj tiaj uloj, kiujn neniu nacio aŭ ŝtato volas akcepti kiel anojn. Cetere jam de jarcentoj milionoj da hebreoj disaj en la tuta mondo povas esti konsiderataj kiel «sennaciuloj». Multaj el ili tamen sopiras al restarigo de hebrea nacio k sekve ili ne estas — — — sennaciecanoj.

Nia semajna organo estas konforme nomata, tial ke ĝi ne apartenas al iu ajn nacia organizo, tial ke la lingvo, per kiu ĝi estas redaktata, ne estas nacia . . .

Nu! gazeto ne estas persono, eble rimarkigos iu. Fakte ne, k por pravigi al si tian titolon, oni devas scii, ke la vortoj estas ankaŭ uzataj metafore. Se nia organo nomiĝus K o m u n i s t o aŭ S o c i a l i s t o, la sama rimarko povus esti farata.

Sed sur la paĝoj de S e n n a c i u l o oni povis kelkfoje legi pri s e n n a c i i s m o k kelkiuj erare konkludis el tio, ke nia organo havas kiel programon disvastigi tian i s m o n. Oni ne devas samigi la sencon de la terminoj «sennacieco» k «sennaciismo»: la unua rilatas al fakto, al stato; la dua montras klare, ke temas pri iu sistemo aŭ doktrino. Se nia Asocio havus kiel programon disvastigi s e n n a c i i s m o n, ĝia titolo ne estus konforma; ni devus ŝanĝi la vorton «sennacieca» je s e n n a c i i s m a k Sennaciulo devus fariĝi: S e n n a c i i s t o.

Mi profitu la okazon por denove rimarkigi, ke la sennaciistoj havas, kompreneble, la rajton defendi sian ismon sur la paĝoj de nia . . . s e n i s m a gazeto.

— Ho, ho! jen bela kontraŭdiro, sendube diros iu disputema leganto. Ne povas logike esti permesate pridiskuti diversajn ismojn en «senisma» gazeto . . .

— Trafe; ni do diru, ke «S-ulo» estas kelkisma — aŭ unuisma, se oni interkonsentas, ke la termino socialismo entenas en sia ĝenerala senco diversajn ismojn, nome: anarkismo, komunismo, sindikatismo, materialismo, idealismo . . .

Ha! kompatindaj vortaristoj . . .

E. L.

KOMUNIKO DE LA PLENUM-KOMITATO DE SAT

Elekto de nova Kontrol-Komitato

La Kongreso, de l’ ĝisnuna Kontrol-Komitato, komisiis la Bruselan SAT-anaron elekti novan K. K. Laŭ tiu deziro la Bruselaj membroj, en kunveno de 14. aŭg., vizitita de 28 SAT-anoj el 39, elektis jenajn K-dojn: M. v. Aelst (155), membro de Socialdem. Partio, H. Jeanneret (3012), membro de Kom. Partio, L. Bergiers (630), senpartiulo. Voĉdonis por: 24, kontraŭ: 1, sin detenis: 3 K-doj. K-do Bergiers estas sekretario. K-do Lerĥner, Plenumkomitatano, Leipzig, kontrole ĉeestis la kunsidon. La elekto, farita regule k konforme al la kondiĉoj de l’ Regularo por funkciado de K. K., estas do jam nun valida.

Posedantoj de SAT-akcioj en Sovetio

bonvolu noti, ke ni decidis, por iomete malgrandigi la ŝuldon de CK de SEU al nia Asocio, konsili al vi repostuli la monvaloron por tiuj akcioj, kiujn vi siatempe aĉetis pere de CK de SEU, — plus rentumo! — ĉe tiu instanco. La Administracio de SAT ne plu akceptas akciojn el Sovetio kiel pagon. Repageblaj estas tiuj akcioj nur ĉe CK de SEU en Moskvo, almenaŭ ĝis restarigo de normalaj monrilatoj kun Sovetio.

Direkcio de SAT.

AL K-DOJ KOMPARTIANOJ!

[BILDO p.6 | 63,31,82,35] Nigra sago, montranta malsupren de «AL K-DOJ» al «KOMPARTIANOJ!».

En la lasta n-o de «S-ulo» vi povis legi mian nomon inter tiuj de la aliaj Direkcianoj. Pro tio, ke ĝis nun mi preskaŭ ĉiam opoziciis, laŭ la instrukcioj de nia Frakcio, mi ŝuldas al vi klarigojn. La lasta elpaŝo de la CK de SEU k de K-doj Bässler k Richter malfermis miajn okulojn. Sendube mi ofte rimarkis strangaĵojn en la agado de nia Frakcio. Mi eĉ neniam povis precize ekscii, kiel estis elektita ĝia estraro, de kiuj ĝi tenas sian mandaton ktp. Mi tamen sentis min ligita de la partia disciplino, kvankam mi bone sciis, ke fakte nia Frakcio ne estas oficiale agnoskita de la respondecaj Partiaj Instancoj. Almenaŭ mi opinias necese deklari ĉi tie, ke ĉiam mi kontraŭstaris al tio, ke nia opozicio minacu la unuecon de SAT. Tial mi senhezite aliĝis al la vidpunkto de la aliaj Direkcianoj ĉe la konstato, ke oni volas skismigi nian movadon. Mi estas certa, ke multaj aliaj Kompartianoj ankaŭ malaprobos la skisman agadon de K-doj, kiuj fakte malutilas ne nur al SAT, sed ankaŭ al la komunismo k Sovetio.

L. Glodo.

Radio-aŭskultantoj! Radio-amatoroj!

La Radio-sendejo en Ĥarkovo, ukrainia ĉefurbo, ekde aŭgusto dissendas semajnan esp. «Radio-Revuon» (Tra Sovetio) je novaj horo k ondlongo (Horo: 21.15 h. laŭ MET; ondlongo: 938 m). Jen programo de l’ venontaj disaŭdigoj:

  1. IX.: Socialistaj urboj fondotaj en Ukrainio (la Granda Zaporiĵja, Nova Ĥarkovo, la 13 urboj de l’ Donecbaseno).

  2. IX.: Junulara movado. Internaciaj edukado k koresp-ado en la ukrain. lab. junularo.

Skribu pri la aŭdeblo k viaj deziroj k sugestoj rilate la dissendojn al: Redakcia Radio-Presy, Sovet-Placo, Ĥarkov, USSR.

— pàgina 7 —

SENNACIULO 545

EL LA ADMINISTREJO

Tre grava por ĉiu aktiva membro de SAT!

En n-o 251 de «S-ulo» estis propono n-o 27 al la 9-a SAT-Kongreso, kiu estis akceptata de la kongresanaro. En la tempo de januaro 1930 ĝis 15. aprilo 1930 okazis la referendumo pri tri proponoj, interalie ankaŭ pri la supre citita propono, kiu estas akceptita de la membraro kun 964 kontraŭ 429 voĉdonoj. Sekve ĉi tiu propono tekstas: (Ĉiuj aktivaj membroj de SAT devas . . .) b) aboni al «Sennaciulo», escepte kiam pluraj samfamilianoj estas membroj de SAT. Membroj, kiuj aliĝas aŭ rekotizas sen abono al «Sennaciulo», estas konsiderataj nur kiel pasivaj membroj. K-doj, kiuj estas en mizera stato, laŭ la propono de Peranto aŭ Grupo, estas esceptataj. — Ni ripetas, ke en SAT ekzistas a) aktivaj k b) pasivaj membroj. Ĉe la pasivaj membroj nenio ŝanĝiĝas. Alia afero estas pri la aktivaj. Por ili ni publikigas ĉi tie la novan tarifaron. Bonvolu atente legi ĝin, aktivaj membroj, por eviti nenecesan korespondadon.

LANDO Aliĝmono al SAT Kotizo por: a) aktiva b) pasiva Jarabono al: Sennaciulo La Nova Epoko Senn. Ped. Revuo por membroj
Argentino, pes. 0,40 6,50 1,90 6,— 3,— 2,—
Aŭstrio, ŝil. 0,50 13,— 3,75 12,— 5,— 4,—
Belgio, belg. 0,50 13,— 3,— 12,— 4,— 3,—
Brazilio, milr. 1,— 20,— 5,— 18,— 7,— 5,—
Britio, ŝil. 0,50 10,50 3,— 9,— 4,— 3,—
Bulgario, lev. 10,— 260,— 65,— 250,— 150,— 100,—
Ĉeĥoslovakio, kr. 3,— 65,— 15,— 60,— 25,— 20,—
Danio, kr. 0,50 10,— 2,50 10,— 4,— 3,—
Estonio, kr. 0,25 8,50 1,80 8,— 3,— 2,50
Finnlando, mk. 4,— 85,— 18,— 80,— 30,— 25,—
Francio, fr. 2,50 45,— 12,50 40,— 18,— 15,—
Germanio, mk. 0,50 10,50 2,50 9,— 4,— 3,—
Hispanio, pes.*
Hungario, peng. 0,50 10,50 2,50 10,— 5,— 4,—
Japanio, jen. 0,40 6,— 2,— 5,— 2,50 2,—
Jugoslavio, din. 6,— 130,— 60,— 120,— 45,— 40,—
Latvio, lat. 0,50 12,— 2,50 10,— 4,— 3,—
Litovio, lid. 1,— 20,— 5,— 18,— 8,— 6,—
Nederlando, guld. 0,30 6,50 1,60 6,— 2,50 2,—
Norvegio, kr. 0,50 10,— 2,50 9,— 4,— 3,—
Polio, zlot. 0,80 16,— 4,— 15,— 7,— 5,—
Portugalio, esk. 2,— 45,— 10,— 40,— 15,— 12,—
Rumanio, lej. 15,— 360,— 65,— 350,— 150,— 120,—
Sovetio, rubl. 0,25 5,25 1,25 4,50 2,— 1,50
Svedio, kr. 0,50 10,— 2,50 9,— 4,— 3,—
Svisio, fr. 0,60 13,— 3,— 12,— 5,— 4,—
Usono, dol. 0,25 3,25 1,25 2,50 1,50 1,—

La jara abono al ĉi tiu revuo estas la duono de la jara abono al «LNE».

[BILDO p.7 | 56,36,60,63] Vertikala sago, montranta malsupren laŭlonge de la kolumno de «Senn. Ped. Revuo».

Ĉiuj ne cititaj landoj pagu laŭ la tarifo por Germanio.

* Pro inflacio ni petas pagi laŭ la franca tarifo.

Rilate la membrolibretojn ni decidis lasi ilin, kiaj ili nun estas, por ke ĉiu pasiva membro povu fariĝi aktiva en iu ajn jaro. Sed la vorto «aktiva» sur la unua paĝo de la membrolibreto nun havas nenian valoron. Por aktivaj membroj en 1931 ni eldonos apartajn kotizmarkojn, kiujn ricevos nur ĉi tiuj K-doj. Resume, pasivaj k aktivaj membroj havos la saman membrokarton, tamen la atesto pri «aktiva membreco» estas signata per speciala kotizmarko.

Por simpligi la adm. laborojn en ĉi tiu afero ni petas niajn aktivajn membrojn pagi per unu fojo la jaran kotizon. Al Gek-doj, kiuj nur poparte pagos siajn jarajn kotizojn, ni atentigas, ke la kotizmarko estas liverata nur kiam la finpago okazis, tio estas post pago de la tuta kotizo.

TRA LA MOVADO

KRONIKO

ĈEĤOSLOVAKIO. Je la lab. gimnastfesto en Aŭsig (4.—6. julio) partoprenis proks. 50 esp-istoj. Estis videbla esp. stando, en kiu bedaŭrinde, krom «S-ulo», ne estis videbla SAT-literaturo. Pro manko de organizado la propagando estis nesufiĉa. — SOVETIO. Sumi (Ukrainio). Dum julio K-do Lingel lekciis 22-foje pri esp-o en lokaj kluboj k oficejoj. — Rjazan (RSFSR). Dum aŭgusto K-do Lingel lekciis 15-foje en lokaj kluboj, oficejoj k metiejoj pri esp-o. (5087.) — SVEDIO. Skoghall. Pasintan studsezonon okazis 3 kursoj kun 24 lernantoj. Rezultoj kontentigaj. Laŭ propono de K-doj Aldrin, Stjernlov k Larsson la Paperlaborista distriktkonferenco de Varmland la 17. aŭg. decidis unuanime donaci 500 sv. kronojn por funkciigo de esp. kursoj inter la membraro. Ĝin prizorgos la loka esp. klubo. (La konferencon partoprenis 56 delegitoj; al la distrikto apartenas 4300 membroj en 28 sindikatoj.)

ĈE LA NEŬTRALULOJ

Sennaciulo — organo de l’ Soveta Registaro! En longa propaganda artikolo aperinta en la Pariza gazeto «Dimanche Illustré» (Ilustrita Dimanĉo), 24. 8. 30, ni legas: «. . . La Soveta Registaro bone komprenis ĝin (t. e. la utilon de esp-o; Red.), kiu dediĉis 3 poŝtmarkojn por honori Zamenhof k kiu ekprenis esp-on kiel rimedon de internacia propagando. Ĝi havas semajnan revuon Sennaciulo, kiu predikas la bolŝevistan evangelion tra la mondo . . .»

*

En la Somera Universitato, kiu okazis ĉe la 22-a Universala Kongreso de Esperanto en Oksfordo, aŭdiĝis paroladoj de s-ro Bennemann (Leipzig) pri «La nekonata Mozart» (kun muziko), prof. Collinson (Anglio) pri «Internacieco en la vortaro de konstruita lingvo; ĝiaj utiloj k limoj», prof. Cart (Parizo) pri «Evoluo en la lingvoj», prof. Migliorini (Romo) pri «La elementoj de la eŭropa vorttrezoro» k d-ro Kalocsay (Budapest) pri «Evoluo de la poezia lingvo esperanto».

*

La 1-a Kongreso de Germana Intersteno-Asocio, kiu okazis komence de aŭgusto en Karlsruhe (ĝi cetere sendis saluton al la X-a SAT-Kongreso) okupis sin ankaŭ pri la temo «Esperanto k Intersteno», k la elpensinto, Kunovski, mem pledis por internacia lingvo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Tiel estis en la jaro 1915. Eld. Ivanovo-Voznesenska Urba Soveto k Komfrakcio de SEU. «Komunista Biblioteko». Moskvo 1930. Formato 11,5×16 cm. 23 pĝ. Prezo: 10 kop. (0.20 mk. g.). Havebla ĉe Adm. de SAT.

Estas raporto pri la mortpafado al strikantaj tekslaboristoj en Ivanovo-Voznesensk dum la militjaro 1915, okaze de manifestacio. 30 mortigitoj k 53 vunditoj estis la rezulto de oficira pafordono. Sur pĝ. 21 estas nekonataj vortoj «priteantis» (ĉu preseraro?) k «buro» (ĉu = oficejo, fr., g., a.: «bureau»?).

— pàgina 8 —

546 SENNACIULO

La Ekonomiaj Kaŭzoj de Milito k de Industria Malbonstato. Eld. Internacia Unuiĝo por Tervaloro-Impostado k Libera Komerco, 11, Tothill Street, London S. W. 1. El angla trad. O. M. Wihl. 8 pĝ. Form. 14×20 cm. Prezo: 2 pencoj.

La broŝureto entenas tekston de argumento, kiun la nomita Unuiĝo prezentis al la Tutmonda Ekonomia Konferenco de la Ligo de Nacioj en majo 1927. Esence ĝi postulas, por plibonigi la ekonomian staton de l’ popoloj, 1. bone fonditan fiskan sistemon, 2. forigon de baroj kontraŭ la interŝanĝo, precipe (impost)tarifoj k 3. plimultigon de la okazoj produkti riĉaĵojn.

Lakŝmisvar Sinha, «Kaj ĉio restas penso sed ne faro». Pri interkompreno k homara frateco. Eld. Eldona Societo Esperanto, Stockholm. Form. 12×19 cm. 15 pĝ. Prezo: 0.50 sv. kr.

Belaj vortoj de entuziasma internaciisto, alvokoj al la pacamantoj zorgi pri harmonia kunlaborado inter Eŭropo k Azio. Post la konstato, ke «milspecaj komunaj interesoj kreiĝis inter la homaro» k «ĉiuj aĵoj, la produktaĵoj de la moderna scienco k moderna scio kiel glitbobeno kunteksis ĉiujn partojn de la mondo k faris unuiĝon» (pĝ. 5), li formulas la liaopinie plej gravan demandon tiel: «kiamaniere povi kapabligi sin mem por krei bonvolon inter la mondfamilianoj, de individuoj, nacioj, rasoj, por vivi kune ne detruante unu la alian?» (pĝ. 7) k pli poste li asertas: «La mondo estus pli malriĉa k malpli dezirinda loko por vivi, se estus nur unu raso k unu civilizacio» (pĝ. 8). Lingvo, stilo k preso estas bonaj.

N. B.

Oficiala Bulteno de la Esperantista Akademio. Paris, Esp-ista Centra Librejo 51 rue de Clichy. (Kajero III, junio 1930.) Form. 15×23 cm. 32 pĝ. Prezo: 1 sv. fk.

La kajero entenas raportojn de l’ Direktoroj de la diversaj akademiaj Sekcioj, i. a. raporteton de s-o Grosjean-Maupin pri la laboro por «Plena Vortaro». Ne menciitaj estas la «Lingvaj Respondoj», kiuj aperis lastatempe en «S-ulo», dum tiuj el aliaj gazetoj trovis mencion!

NIA POŜTO

13065. — Ni uzos vian artikolon; pri la alia manuskripto de vi aludita nenio estas de ni konata. Red.

2105. — Okaze forkalkulu 0,40 mk. g., tiu estis burokratulo.

6243. — Via jarl. revenis. Se vi ne citas vian adr. ni ne povas ĝin sendi. Repostulu vian monon de CK SEU.

16 785. — Via anonco kostas 0,80 mk. Tiu ĉi kondiĉo ne plu validas. Adm.

KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0.80 mk. g., ĉiu plia linio 0.50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

AŬSTRIO

K-do J. Pichler, Bezirkskonsum, Donawitz, n-o 21-a, kĉl, L, PK, PI.

FINNLANDO

Jenaj K-doj dez. koresp. kĉl, L, PI: Paul Aalto, Raastuvank, 43, Vaasa. Toivo Suoja, Tiitit, tie 6, Vetok, Vaasa. A. Pitkämäki, Tiititi, tie 4, Vetok, Vaasa.

GERMANIO

— Ĉelo de ŝumaŝin-fabriko koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Adr. Willi Alt, Damaschke-Anger-Str. 94, Frankfurt am Main, 21.

K-do Erich Kutscher, Färbergasse, 5, Wurzen/Sa., interŝ. PM, kĉl.

K-do Martin Barche (20 j.), Trötzschelstr. 1, Leipzig, N 24, kĉl, pri ĉ. temoj, PK, PI, bfl. Resp. garant.

— 2 K-doj koresp. kĉl pri div. temoj, L, PI. Resp. garantiata. Adr.: Paul Wilde, Steinweg 4, Rüsselsheim a./M.

K-do Friedrich Giefer, Eintrachtstr. 23, Mayen/Rhld., serioze koresp. kun socialdemokrataj K-d(in)oj progresintaj, L, PK, PI, kĉl.

K-do Fritz Knublauch, Derendorfer Str. 53, Düsseldorf, kĉl, interŝ. PM kontraŭ il. gaz., il. PK.

HISPANIO

K-do Rosendo Bonás, Str. Gignás, 10, 3°, Barcelona, PM, 50 aŭ 100 pecojn, kĉl.

K-do Martin Manuel, Santa M-a de la Cabeza 41, moderno, Madrid — 7. L, PK, PI, kĉl, pri ĉ. temoj.

K-do Esteban Casacuberta, str. Leonor de Moncada 72, Sabadell, kĉl, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

[REKLAMO p.8] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. por nemembroj . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla!

LITOVIO

K-do Rafael Zakaŝansky, Tilzes, 240, Šiauliai, interŝ. portretojn kun gesamideanoj kĉl, lit., PM sendas kontraŭ div. fotoj.

NEDERLANDO

K-do J. A. Timmers (stukisto), Hasebroekstraat 51, Den Haag, serioze koresp. pri ĉ. temoj, kĉl, L, PK, PI.

K-do Josefo Wieser sciigas siajn gekoresp-antojn, ke li pro forvojaĝo devas intermiti la koresp-adon k petas pardonon.

Esperantistoj ĉiulandaj, sendu esp-aĵojn k materialon por nia ekspozicio, kiu okazos de 22. ĝis 26. septembro 1930. Harlema Esperanto-Grupo. Adr.: K-dino L. J. Wildeboer, Kastanjestraat 3, Haarlem.

NORVEGIO

K-do A. Magnusson, Eriks gt. 17, 2 opg. III., Oslo, kun tekslaboristoj, L, PK.

K-do Willy Malm, Steenstrups gt. 19, Oslo, kĉl. Gek-doj.

POLIO

K-do Pasmanik, ul. Nowomiejska. 26, Lodz, kĉl, PI.

— Grupo el 10 lab. esp-istoj koresp. kĉl pri ĉ. temoj, nur L, pref. kun malproks. landoj. Skribu detale! Resp. garantiata. Adr.: K-do I. Majroviĉ, ul. Brzezinska 17, Lodz.

SVEDIO

K-do Hjalmar Lindberg, Eriksgatan 21, Landskrona, interŝ. esp. k il. gazetojn.

[REKLAMO p.8] ALVOKO! ★ LEA- kaj SAT-grupo de Saarbrücken, centra urbo de Saar-regiono okazigas fine de sept. varbaranĝon kun ekspozicio. Sendu tuj amase individuajn aŭ kolektivajn P, L, gazetojn k ĉian esp. materialon. Kunhelpu konvinki la laboristaron ĉi tie, montru vian internacian volon. Ĉiun sendinton ni dankas. Adr.: K-dino Otti Grimm, SAARBRÜCKEN 3, Sudweilerstr. 18, (Saarlando)

[REKLAMO p.8] PAUL FRUICTIER — Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de Esperanto reviziita k kompletigita de S. Grenkamp-Kornfeld. 200-paĝa. Form. 15,5×23,5 cm. La plej ampleksa k plej malkara el la esp. gramatikoj. Prezo 5 sv. fk., kartonite: 6,50 sv. fk. Havebla ĉe: Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

ENHAVO

paĝo
Batalo de l’ kamparanoj en Japanio 539—540
Makedonio 540
Postkongresa ekskurso en la anglan «Rivieron» 540—541
La klasbatalo tra la mondo 541
Faktoj k komentoj 541
Mi volas scii 542
Observoj de Londonano 542
Sanktulo eksigita 542
Kiel paŝas la vivo 542—543
Homaro anstataŭ dio 543
Ora et labora! 543
Tra Esperantio 544—546
Anoncoj 546

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

Núm. 312, 25 de setembre de 1930

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

[BILDO p.1 | 29,5,71,15] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» super terglobo kun meridianoj

6-a JARO, N-o 312 — LEIPZIG, 25. / 9. 1930

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

PRI KALENDARO

La kalendaroj, uzataj en Mezeŭropo, enhavas ĝenerale la numerojn de l’ tagoj (1, 2, 3, 4…), iliajn nomojn (lundo, mardo…) k plejparte nomojn de ekleziaj festoj k sanktuloj. Du vicojn da nomoj oni povas vidi, unu por protestantoj (anoj de german-kristana religio laŭ Luter) k la alian por katolikoj. Kelkfoje la nomoj de ambaŭ kolonoj samas aŭ similas. Du eklezi-asocioj uzas la kalendaron, pli bone dirite, la kalendarpresistoj k komercistoj donas la spacon al ambaŭ asocioj, kiuj havas preskaŭ la saman celon, regi la homojn ekspluatante ilin. Kelkfoje la du eklezioj interbatalas unu kontraŭ la alian kiel kontraŭ abomenan malamikon. Sed en la kalendaro tute pace iliaj sanktuloj staras ŝultro ĉe ŝultro k enstampiĝas en la cerboj de multegaj legantoj.

La interrilatoj de l’ du eklezioj similas tiujn inter la du ĉefaj laboristaj partioj de nia epoko. La socialdemokratoj k la komunistoj havas la saman celon. Kvankam oni diskutas pri socialismo k komunismo k teorie diferencigas tiujn du terminojn, efektive la anoj de ambaŭ partioj celas la senekspluatan, senklasan sociordon. Tio estas nedubinda. Multon ili komunan havas. Sed la vojoj diferencas. Ĉi rilate, malamike interbatalante unu kontraŭ la alian, la laboristaj partioj similas la ekleziojn. Ke ili prudente mano en mano batalus, kontraŭ la komunan malamikon, por la sama celo, tiun fakton mi ĝis nun en la laborista flanko bedaŭrinde preskaŭ neniam spertis…

La laboristoj bezonas k uzas kalendarojn. Ne nur en burĝaj k neŭtralaj kalendaroj, kiuj en preskaŭ ĉiu laborista familio mezeŭropa estas uzataj, oni trovas la nomojn k memoraĵojn de sanktuloj, ankaŭ en kalendaroj de laboristaj klasbatalaj organizoj oni renkontas tiun ĉi eklezian kontraŭklasbatalan varbadon. Ekzemple, en la «Metallaborista Kalendaro por la jaro 1930» de l’ germana metallaborista sindikato, la presistoj varbas por eklezia vivo. (Unu escepton mi tamen ne forgesu mencii: la nomojn de la Unua de Majo oni anstataŭis per noto «tutmonda festotago».)

Laŭdindaj esceptoj estas ĉi-rilate kelkaj komunistaj eldonaĵoj, en kiuj estas enpresitaj memorigoj pri revoluciuloj k gravaĵoj historiaj.

Vi nun ne diru, ke la kalendaraj ekleziaj sanktuloj nur estas bagateloj, malgravaĵoj. La ideologio de la kalendar-legantoj estas tre influata de tiu ĉi legaĵo. Ekzemple en kelkaj regionoj oni festas la Nomtagon. Ĉiu homo en Mezeŭropo havas antaŭnomon. Plejparte oni elserĉas la nomon el la kalendaro. La sanktulo estas farata ŝirm-patrono de tiu ĉi homo. Je la tago de sia patronsanktulo, li ricevas donacojn de la familianoj k amikoj. La eklezio predikas, ke la festo de l’ Nomtago en la vivo de l’ homo estas tre grava, ĉar la homo memoru, ke li devas provi simili, sekvi la ekzemplon de sia eklezia ĉefrolulo. Per tiu ĉi persona maniero oni ligas la homojn al ekleziaj pensoj. La sistemo estas fortigita per lerneja edukado, per kiu la junaj lernantoj multon admirindan pri sanktuloj ekscias k samtempe enradikigas senton, emon por la «defendinda» eklezio. Tial okazas, ke ili kiel plenaĝuloj tute ne povas forlasi la vicojn de eklezianoj, de ekspluatatoj.

La sistemo de ligo pludaŭras per ĉiutaga memorigo pri ekleziaj festoj k sanktul-batalintoj, k eĉ laboristaj organizoj subtenas ĝin. Ĉu ili ne scias, ke kiel fundo de kalendaraj nomoj ekzistas libro, enhavanta 365 rakontojn, historiojn de sanktuloj batalintaj por la eklezio, batalintaj kontraŭ idolanaj malamikoj, kontraŭ la sendiuloj, kontraŭ la homoj, kiuj propraforte volas novkonstrui la «dian» sociordon, kontraŭ ni mem? Kaj ĉiu legado, ĉiu penso pri la ekleziaj okazintaĵoj k sanktuloj instigas la homojn tiel malliberigitajn, kontraŭstari nian liberigbatalon. Ĉu ni helpu tiun ĉi legadon?

Mi demandas, ĉu ne estas eble verki libron enhavantan 365 rakontojn k memoraĵojn pri revoluciaj batalantoj k batalintoj. Mallongaj artikoletoj enestu pri laboristaj gvidantoj, nunaj k mortintaj, pri homoj, kiuj per sia homa forto kreis valorojn, pri sukcesoj de penega longdaŭra laboro, pri sukcesoj malgraŭ malfaciloj, pri venkoj, triumfoj de simpla homa forto, kiun ĉiu laboristo posedas! Ni mem povas liberiĝi per nia propra homa forto: nek Dio, nek Ekonomio nin helpas. Tiun ĉi penson fieran k fortodonan ni enradikigu en la cerboj de l’ Gek-doj! Tion ni alcelu ne nur per eduklaboro, sed ankaŭ per ĉiutaga memorigo en kalendaraj nomoj, konscie kontraŭstarante la eklezian di-celan edukon.

La demandon starigitan mi jesas. Kaj mi finas mian artikolon per alvoko, per propono. Mi persone estas preta kolekti k kunigi tiurilatajn artikoletojn. Tamen mi konscias, ke kondiĉo de sukceso estas, ke mi ricevu el la tuta mondo rakontojn gravajn por la laboristaro. El la tuta mondo: ĉar tiu ĉi verko estu uzota en la tuta mondo! Tial mi petas la SAT-anaron, al mi sendi abundan materialon pri homoj batalintaj k okazintaĵoj, taŭgaj por kontraŭbatali eklezian spiriton k eduki al konscia agado, batalado por justo, por nova sociordo.

Francisko Moravec (14 624), Grossottersleben, Bz. Mgb., Germanio, Benneckenbeckerstrasse 12.

— pàgina 2 —

548 — SENNACIULO

LA 1-a DE SEPTEMBRO EN HUNGARIO

Depost la falo de l’ Komuno en 1919 ekregis ĉion en Hungario la kontraŭrevoluciaj bandoj. En la unua tempo diversaj neorganizitaj bandaĉoj mortigis, elrabadis laboristojn, etburĝojn k hebreojn. Iom post iom ĉi ĉiuj likvidiĝis k la kontraŭrevolucio organizite ekregis la tutan landon. La laboristaro tute sendefende toleris ĉiujn atakojn de l’ unuiĝinta potenco el kontraŭrevoluciaj bandoj k kapitalistoj. Certe ĉiam pli k pli malboniĝis la ekonomia situacio ĝis lastjare atingita — pro raciigo — plej supra alto, pro kies sekvo miloj k miloj iĝis senlaboraj sen ajna ŝajno pri akirebla laboro aŭ ajna helpo. Lastatempe la kapitalistoj-grandbienuloj plej fripone balotigis per la «parlamento» centmilionojn da pengoj por si mem. Dume ili traktis la laboron k panon postulantan laboristaron per policglavoj. Ĉiujn moviĝojn malpermesis la polico. Tamen jam la unuan de majo 1930 la laboristaro malgraŭ malpermeso manifestaciis, sen ke okazis ia interpuŝiĝo. De tiam pli k pli evidentiĝis, ke nia registaro eĉ tiom ne volas helpi senlaborulojn, kiom en aliaj landoj. Tiel iĝis forta la deziro denove ekmoviĝi post longa dormo k montri, ke ni volas vivi malgraŭ ajna malpermeso, postuli «laboron», «panon» k «senlaborulan helpon».

Kiel eĥon de tiu deziro la Federacio el Fakorganizoj decidis proklami laborĉeson je la 11-a horo en 1-a de septembro, ekiri amase el ĉiuj fabrikoj k poste kuniĝante okazigi popolkunvenojn. La tutan landon trablovis tiu ĉi decido k ĉie la K-doj kvazaŭ vekiĝinte el inkubo ekmoviĝis por fari kiel eble plej imponaj la manifestacion k popolkunvenojn.

Ĉu mi diru, ke la registaro malpermesis tiujn aranĝojn? Certe. Sed vane, ĉar la laboristaro decidis ĉie ĉesigi la laboron, ne demandante, ĉu estas permesate aŭ ne, k manifestacii en la burĝa kvartalo de Budapeŝto. Policistaro, ĝendarmoj, soldatoj plenigis la tutan urbon, kiam ekiris la amasoj laboristaj. Depost 11 jaroj ne vidis la urbo tian amason. Ĉirkaŭe 150—200 mil homoj surŝutis la Andrasi-straton k ĝian ĉirkaŭaĵon. Kiam la polico vidis tiun amason k aŭdis la kriojn «laboron», «panon!», «for la Betlen-reĝimon!», ĝi ne povis sin teni k ekatakis la laboristojn per ĉevaloj k sabroj. Ŝtonoj responde ĵetiĝis al la policistoj, la amaso disrompis elegantan kafejon por akiri armilojn, k tiam ekpafis la policistoj. Tri horojn daŭris la atako. En tiu urbparto oni nur povis vidi sovaĝe kurantajn policistojn, eĉ kvinope batantaj laboriston aŭ atakantaj virinojn. Rezulto estis 1 mortigito k ĉ. 500 vunditoj. Samtempe en ĉiuj grandurboj de l’ lando okazis manifestacioj, kiujn ankaŭ partoprenis grandaj amasoj; sed tie ne okazis interpuŝiĝoj.

Per tiu ĉi ago la hungaria proletaro komencis fari novan paŝon en sia historio sur vojo al socialismo. La kontraŭrevolucio jam kredis por eterne esti mortiginta la lab. movadon, kredis, ke ĝia «ordo» estas neniam ŝanĝebla. Jen vekiĝas la «kanajla popolo» k montras, ke estas egale por ĝi ĉu malsatmorti aŭ esti pafmortigata. Nemezurebla estas la signifo de tiu tago. Ĝi redonis al la K-doj memfidon k batalpreton. La amaso retrovis sin mem k vidis, ke nur kiel amaso, batalante, estas eble atingi sukcesojn. La hungaria proletaro neekhaltos ĉe la unua paŝo de pli aktiva klasbatalo.

(2828)

LETERO EL USONO

SAT-ano 488

Junio—Aŭgusto

Germana boksisto fariĝas mondĉampiono k kolektas milojn da dolaroj (el tuta enspezo de 700 milionoj da dolaroj!), ĉar usona konkurenca

[BILDO p.2 | 38,34,64,60] Desegnaĵo: la Statuo de Libereco kun levita torĉo, staranta apud kasregistrilo, kun urbaj nubskrapuloj en la fono

boksisto malĝuste k kontraŭregule pugnofrapis lin… La batalo pri la botelo (prohibicio) daŭras k ankoraŭ la leĝo fariĝas pli ridinda… Ŝajne, ke en Novjorko magistrato devas subaĉeti sian pozicion, k multe da skandaloj ripete elkovriĝas. …Pro la kreskanta senlaboreco la blankuloj pli multe atakas la negrojn k «linĉado» danĝere okazas ĉi-jare… Impost-tarifo, kiu altigos la koston de l’ vivrimedoj je biliono da dolaroj ĉiujare, fine akceptiĝis spite protesto de 30 nacioj k de pli ol mil eminentaj usonaj ekonomiistoj. Alilanda komerco falis multe… Kontraste je ekonomia milito la Kontrakto (kiu reguligas la konkurson en militŝip-konstruado ĉefe inter Britio k Usono) ricevis la subskribon de Huver… Malaperis post aŭtuno de 1929 la memfidaj artikoloj pri la senkriza nova kapitalismo de Usono, ĉar multe suferas la laboristoj k la farmistoj. Senlaboruloj kalkuliĝis je 5 milionoj… La grava Nacia Civita Banko (National City Bank) postulas, ke la salajroj malaltiĝu… Sed ankoraŭ pligrandiĝas la skalo de la entreprenoj ĉiam unuiĝantaj en pli grandajn trustojn. Neniam haltas la maŝino en sia anstataŭigo al la homa laboristo…

La karbministo frontas novan konkuranton, ĉar norden tra la Misisipivalo la trustoj fluigas per tubvojo «naturan gason» al grandaj urboj de l’ nord-oriento. La trustoj ankaŭ jungas la riverojn k la akvofalojn… Samtempe ili aĉetas la elektrofortajn kompaniojn en preskaŭ ĉiu lando k, krom en Sovetio, usona kapitalo enpenetras ĉien.

Du notindaj deklaroj: Oen Jang (Owen Joung) diras, ke neniu lando sole povas reteni altan vivkondiĉon; Linberg (Lindbergh), la sola aglo de la aero, diras, ke aviado por gajni sukceson devas detrui la landlimojn de la diversaj nacioj…

Denove espero leviĝas super la martiroj, Muni (Mooney) k Bilings (Billings), enkarcerigitaj depost 1917. La ĉefa atestinto konfesis pri sia perfido k renversis sian ateston pri la ĵetado de la bombo. Sed nur malrapide la leĝo liberigos siajn viktimojn, ĉar la guberniestro timas la kapitalistojn, kiuj enkarcerigis Muni k Bilings pro ilia organizado militema de la laboristoj en la ŝtato de Kalifornio. Sep anoj de la I. W. W. (Industr. Lab. de la Mondo) en Sentrelia (Centralia) ankaŭ restas en malliberejo, ĉar ili defendis sin en j. 1919, kiam eks-soldatoj k teroristoj atakis ilian halon. Jam unu freneziĝis; sed la aliaj devas resti dum 25—40 jaroj. Eĉ la eklezianoj (protestantoj, katolikoj k hebreoj) protestas, sed ĝis nun nenio okazis. Fakte en Kalifornio junulino ĵus estis kondamnata je malliberejo dum 1—10 jaroj pro flirtigo de la ruĝa standardo ĉe tendaro por infanoj. Ĉu sennaciuloj povas organizi bojkoton al la filmoj el Holiŭud (Hollywood) en Kalifornio, por frapi la animon de la kapitalisto en lia poŝo?…

Kreskas la agitado por asekuro kontraŭ senlaboreco, k pli da socialistaj k komunistaj reprezentantoj nun fariĝas parlamentaj kandidatoj.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 549

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

La granda striko en Norda Francio finiĝis

En Norda Francio, kie la mastroj posedas fortegan, modele funkciantan organizon, la laboristaro strikis de post komenco de julio ĝis mezo de septembro. Kaŭzo estis la indigno pri la deviga depago farita je la relative tre malaltaj salajroj laŭ la nova asekura leĝo, kiu validas de post 1. julio en tuta Francio. La batalo direktiĝis ankaŭ kontraŭ la tielnomata «premio pri fidelo», t. e. premia pago al tiuj, kiuj montras sian fidelon al la mastroj, hontinda aranĝo, ne akordebla kun la digno de laboristo. Okazis en diversaj urboj de la industria regiono nordfrancia multnombraj manifestacioj, cetere laŭpartie dividitaj — socialistoj k komunistoj aparte. Tie, kie estas socialistaj aŭ komunistaj urbestraroj, la komunumoj helpis per monsubteno k aliel al la strikantoj. La mastra sindikat-unuiĝo (consortium) sub direkto de s-ro Le (Ley), havas grandegan koruptan influon sur la publikajn instancojn, la lokan burĝan gazetaron k parton de l’ elektantaro. Tial la batalo estis speciale akra k provoj je interakordigo de registara flanko (labor-ministerio) malsukcesis longtempe, ĝis 11. sept., kiam la gazetaro anoncis la finiĝon de l’ konflikto per kompromiso. P. R.

«Reformoj» kontraŭ la laboristoj en Germanio

La senlaborula asekurkaso konstatis en sia bilanco deficiton de 650 milionoj da mk., k oni konkludis, ke «se oni ne rapide sufiĉe profunde reformas, tiam la bankroto minacas al la tuta soci-asekura kreaĵo. Se la nombro da okupatoj plue malaltiĝas, tiam je la fino neniu plu ekzistas, kiu povus pagi la kotizon al la asekura kaso.» Sekve, per la helpo de l’ paragrafo 48-a de la regna konstitucio oni reformis — plialtigante la kotizon al la senlaborula asekuro de 3½ ĝis 4½%, fiksante, ke junuloj aĝaj ĝis 17 jaroj vivantaj ĉe gepatroj ne ricevas subvencion. Kiu libervole maldungiĝas, ricevas nenion dum 6 semajnoj k la subvencio estu malaltigata ktp. En la malsanul-asekuro la subvencio estas malaltigita. Malsanatesto kostas 0,50 mk. g., k la plej grandan parton el la medikamentoj devas pagi la malsanulo. La reakcia Brüning-registaro donacis al la grandbienuloj subvencion da 150 milionoj da mk., k la katolika gvidanto Stegervald postulas por la grandindustrio (laŭ Rote Fahne, 28. 6.) 750 milionojn por ĝin revivigi — «post la financa reordigo de l’ senlaborula asekuro»…

10 084, Dortmund.

NECESAS

ebligi al niaj sovetiaj Gek-doj resti en intima kontakto kun la cetera SAT-anaro! Do, helpu ankaŭ vi viaflanke, prunte pagante por sovetiano la abonmonon por «S-ulo» al Administracio en Leipzig!

La bilanco de ribelmovadoj en Egiptio, Hindo-Ĉinio, Italio

Ĉe la Parlamento en Londono oni komunikis, ke estas mortigitaj dum la lasta ribelo en Egiptio 26 civiluloj k vunditaj 204 en Aleksandrio k Port-Said. Je la flanko de l’ policanoj 279 vunditoj, neniu mortigito.

En Hindo-Ĉinio soldatoj pafis sur manifestaciantojn: 3 mortigitoj k pluraj vunditoj.

En Italio batalo okazis en Torino k Milano inter laboristoj k policistoj. Kavaleriaj k artileriaj fortoj estis uzataj kontraŭ la laboristoj, kiuj defendis sin per bastonoj k ŝtonoj. Sangaj stratbataloj daŭris plurajn horojn. En la Fiat-aŭtomobilfabrikoj laŭdire la faŝista milico minacis la laboristojn per maŝinpafiloj. Pro la cenzuro ekzaktaj sciiĝoj pri la ribeletoj ne alvenis.

Pro la liberigo de Muni k Bilings¹

Granda kunveno okazis en Los Angeles (Kalifornio) por protesti kontraŭ la persekutoj aplikataj depost 14 jaroj kontraŭ senkulpaj kondamnitoj. La organizantoj veturigis tra la stratoj de l’ urbo veturilon kun ĉerko k afiŝegoj kun surskriboj, kiaj: «La Justo estas mortinta en Kalifornio» k «Muni k Bilings estas senkulpaj». La polico rifuzis doni sian konsenton. Tamen okazis la veturado de l’ ĉerkoveturilo kun afiŝoj. Du organizantoj sekve estis arestataj (unu el ili gvidanto de loka socialista partio) pro «nepermesita veturigo de reklamo tra la strato per veturilo». 1500 personoj ĉe-

¹ Mooney k Billings.

Memoro je la 15-a de julio en Vieno

La aŭtoro de tiu ĉi priskribo estas SAT-ano, kiu, ĉu pro modesto, ĉu pro alia motivo, petis nin ne subskribi la artikolon per lia nomo. — Red.

La teruraj fiagoj de vienaj policanoj je la 15-a ĝis 17-a de julio 1927 ne estas punitaj ĝis la hodiaŭa tago. Ankaŭ en la paĝoj de «S-ulo» oni nur supraje k eĉ ne erete elmontris la policajn fiagojn laŭ ilia tuta krimeco, k tion mi nun faros:

Mi streĉis mian cerban aparaton por trovi iun analogaĵon. Multajn abomenaĵojn de la pasinta k nuna tempoj mi preterpasigis pense, sed ĉiam mi venis al la konkludo, ke tio, kion vienaj policanoj faris, estas multfoje pli krime.

Ni prenu ekzemple la teruran okazintaĵon de la «Bartolomea Nokto». Ĝentilmiene la francaj katolikoj invitis la gvidantojn de la protestantoj je vespera festeno k kiam ĉiuj senarmaj sidis ĉe la tabloj, ili ĉiujn kelkcent personojn buĉis. Certe, terura, ne senkulpigebla fiago, tamen ekzistas almenaŭ la klarigo de la religia fanatiko, kiu eble al multaj kredigis tion bona kvazaŭ diplaĉa ago.

Alia terura ekzemplo estas la buĉado de la armenoj en la jaro 1915 (ĉirkaŭ aŭgusto/septembro 1915). La turka registaro agis kun la scio k sen la kontraŭstaro de la tiama germana imperiestra registaro. La turkoj laŭ ordono de sia registaro iris en la armenajn vilaĝojn k urbojn k mortigis senescepte ĉiujn de la suĉinfano ĝis la plej aĝaj gemaljunuloj. Ili ofte ĵetis la homojn en torentajn riverojn k laŭlitere ekstermis la armenan kristanan popolon. Ankaŭ tie estis parte mahometana religia fanatiko instigita kontraŭ kristanoj, k laŭ ekzistantaj dokumentoj (mi legis tiajn en la socialdemokrata viena gazeto «Arbeiter-Zeitung») la turkaj aŭtoritatoj oficiale ordonis tion k homoj, kiuj sentis kompaton je la viktimoj k petis pri indulgo, ricevis la respondon de la aŭtoritatuloj, ke ili nepre senescepte mortigu ĉiujn.

Sed vienaj policanoj estas miloble pli fiaj ol la antaŭe cititaj fiuloj. Ili en multegaj okazoj, amase, plej fie, antaŭ-pripense, malvarmsange fitraktis, kripligis, murdadis homojn sen eĉ la plej eta neceso aŭ bezono: ili murdis pro neniu alia kaŭzo ol pro la plej fia, nura plaĉo k ĝuado je murdado. Kiom nekredeble aŭ ŝajne cinike tio sonas, mi tion tuj pruvos al vi:

Transportu vin pense en iun ajn grandan urbon en la mondo, kien ajn vi volas. Vi loĝas en antaŭurbo, en la tiel nomata periferio. Eble vi devas fari longan vojon, eble duonan ĝis unu horon piede, por alveni la centron. Estas bela, varma somera tago. Ĉio estas trankvila k paca ĉirkaŭ vi, la suno brilas per sia plej glora fajrego, la homoj iras laŭ siaj komunaj, ĉiutagaj klopodoj. Estas ja labora tago, unu el tiom da aliaj samspecaj en la longa jara vico.

Do vi iras en la strato aŭ eble via edzino, se vi tian havas, aŭ eble via infaneto, ekzemple, por aĉeti lakton. La homaj estaĵoj daŭrigas ĉiu sian

— pàgina 4 —

550 — SENNACIULO

estis la kunvenegon, en kiu parolis dek oratoroj, inter ili Aptn Sinkler (U. Sinclair) k Fredo Mur (Moore), unu el la advokatoj de Sako k Vanceti, postulanta la senprokrastan liberigon al Muni k Bilings.

TAGO EL MIA VIVO

Mi estas 26-jara laboristo k loĝas en mezgranda urbo de Germanio. Nuntempe mi estas okupata kiel pakisto en drogvendejo progranda. Matene je la 7-a horo ellitiĝinte, mi estas preta por foriri 15 minutojn antaŭ la 8-a, ĉar mi komencas labori je la 8-a. Mia laboro ne estas streĉa, ĉar mi nur envolvas drogojn k sanigilojn. Sume ni estas 7 pakistoj; mia plej bona amiko (ankaŭ esperantisto) estas inter ili, k kiam estas eble, ni ambaŭ, ankaŭ dum la laboro, parolas esperantlingve. De la 13-a ĝis 15-a mi paŭzas por tagmanĝi. Posttagmeze mi denove pakas ĝis la 18-a, kiam la labortempo estas finita. Sed ofte mi devas ankoraŭ fortransporti pakaĵojn al stacidomo aŭ al poŝtejo. Tiel pasas mia labortago.

Post laborfino komenciĝas por mi pli agrablaj horoj, ĉar mi povas disponi pri ili laŭplaĉe. Ofte mi legas bonan libron, k laŭ mia opinio tio estas tiom necesa, ke mi ne komprenas, ke ekzistas homoj, kiuj ne ŝatas legi. Verdire, mi elspezas por libroj sufiĉe da mono. Kompreneble mi ankaŭ legas «S-ulo»-n, k mi ĉiam ĝojas, kiam mi trovas bone verkitajn artikolojn. Krom tio mi ankaŭ respondas al miaj korespondantoj. Kelkajn tagojn dum la semajno mi kunvenas kun la aliaj esperantistaj K-doj, k somere ni ekskursas k havas duoblan ĝuon, ĉar ni neĝenate vagas tra la bela ĉirkaŭo de nia urbo k parolas nian karan lingvon. Estas bedaŭrinde, ke ne ĉiuj laboristoj ekkonas la valoron de esperanto, k mi kredas, ke la ega indiferento de l’ homoj kulpas. Mi volas diri kelkajn vortojn pri tio.

Mi ankaŭ intencis varbi inter miaj kunlaborantoj. Mi ne multon esperis, sed tio, kion mi spertis, estas apenaŭ priskribebla. Mi klarigis al ili la utilon de esperanto, ĝian altan celon kiel interkomprenilo de l’ proletaro ktp. Ili aŭskultis, sed poste tre kompateme rigardis min, kvazaŭ ili volus diri: «Nu, vi estas baldaŭ sufiĉe matura por la frenezulejo.» Unu estas kuniklobredanto k li diris, ke la kunikloj komprenas lin sen esperanto. Alia eĉ demandis, ĉu oni povas finance profiti ion. Mi kredas, ke la cerboj de tiaj homoj estas tro ŝimaj por ekkoni ion gravan. Sed kia ĝojo! Mi trovis unu K-don, kiu entuziasmiĝis por la ideo, vizitis kurson k bone progresis, ĉar li jam iomete scipovis la anglan lingvon. Sed iutage li surprizis min per la konfeso, ke li volas ĉesigi la lernadon, ĉar lia onklo el Kanado vizitis k konvinkis lin, ke ĉie estas parolata la angla lingvo, k li nun ekkonis, ke tiu lingvo estas la plej grava. Kiu do estas la plej granda stultulo? Tiu, kiu ekkonis, ke nacia lingvo estas pli grava, — aŭ la kuniklobredanto? Mi opinias, ke unu estas inda je la alia…

Tiuj okazoj montras, ke antaŭ ol voli fariĝi esperantisto, oni devas fariĝi klaskonscia laboristo. Tamen mi ne malesperas k ĉiam penas disvastigi nian lingvon.

(E. Schenke)

Se vi estus riĉulo?…

De tempo al tempo hazarde k neregule antaŭmetiĝas al mi la demando: «Kion vi entreprenus, se vi subite iĝus riĉa?» Mi ja ne pensas pri tio, penadi per ekspluato amasigi monsumojn aŭ postkuregi riĉaĵojn — por tio mankas al mi la materia bazo. Sed povas ja okazi, ke oni neatendite momente ricevas grandhavaĵon, eble kiel heredaĵon de nekonata parenco. Aŭ vi aĉetis loton, eĉ ne intence, sed invalido petis vin k vi nur volis subteni lin — k nun surprize vin trafis la ĉefgajno. Kiel vi sintenus? Ĉu vi burĝiĝus k malkonfesus vian klasan devenon, ĉu vi renegatiĝus kiel multaj aliaj? Aŭ ĉu vi restus fidela al via konvinko, al via mondkoncepto, al viaj samklasanoj? Ĉu vi decidus oportuneme aŭ laŭkore, ĉu vi preferus senzorgan vivon en pompo k brilo aŭ la batalon por pli hela estonto? Kiele vi uzus la enspezitan monon?

Estus interesa scii, kiasence respondus la Gek-doj je tiu ĉi temo.

F. S. (16 362).

[REKLAMO p.4] Arta eldono, bele ilustrita, originalo de SAT-ano estas «ILI» de LÉON BERGIERS, ilustroj de LUCIEN GILLES. La libro entenas sur 80 pĝ. (form. 17×21 cm.) en la formo de mallongaj fragmentaj rakontoj ideojn, sentojn pri revolucio, proleta batalo k emancipado. Prezo: 1,80 mk. g. ADMINISTRACIO DE SAT, LEIPZIG O 27.

vojon, pri nenio malbona pensante, ĉar neniu en la vasta rondo krias, provokas, manifestacias, laŭlitere, fakte: absolute neniu.

Subite, en iu parto de la strato, eble ĉe angulo, apud, post aŭ kontraŭ vi, ie en la strato aperas subite fusilarmitaj homoj. — Vi restas spasme ŝtonigita, glaciigita, ne komprenante, kion tiuj homoj volas, kiuj direktas la fusilojn kontraŭ vi. Vi ne konjektas, kiacele ili profanas per siaj murde avidaj rigardoj la belan pacon. — Jen krak, krak: flugas la kugloj, vi faras defendan movon, kliniĝas, eble rapide kuras en proksiman pordon de domo, eble savas vin, sed eble aliaj estas trafitaj k ruliĝas en sia sango ĝismorte aŭ grave vunditaj.

Inter vi, kiuj legas tiun ĉi artikolon, certe estas ankaŭ skeptikuloj, kiuj ne kredas ĉion, kion aliaj diras al ili. Vi eble pensas, ke mi troigas aŭ ke malamo al la viena polico aŭ ia antaŭjuĝo gvidas min. Bone, se vi tion kredas, vi nur bezonas legi la libron: «Die Wiener Julitage 1927» («La juliaj tagoj de Vieno 1927») de Julius Braunthal, redaktoro de la socialdemokrata gazeto «Das kleine Blatt» («La malgranda gazeto»). Krome vi legu la raporton de la esplora komisiono, kiu estis instalita de la komunumo de Vieno, por esplori la buĉadon de la polico.

Tiaj okazoj, kiel la supre citita, ne okazis nur malofte, izolite, bedaŭrinde ne: ili okazis multege, amase.

Por ke vi povu bone prijuĝi la okazintaĵojn de la 15-a—17-a de julio 1927 en Vieno, kun kiom da indulgo vi volas, mi priskribos, kion la manifestaciantoj fakte faris k poste vi diru mem, ĉu la policanoj rajtis tiel agi kiel ili agis. Do aŭdu:

La kvinan fojon dum nemultaj, eble 4 aŭ 5 jaroj, aŭstriaj tribunaloj absolvis krimulojn, kiuj inside murdis laboristojn. La popolo ekscitiĝis pro pura morala indigno, pensante, ke ne plu ekzistas en Aŭstrio leĝo kontraŭ murdo je laboristoj. Libervole el multaj fabrikoj, je la ekscio de tiu fakto, paceme k orde, la homoj forlasis multajn laborejojn, komencante de la oka matene la 15-an de julio por manifestacii en Ringstrato kontraŭ tia maljusto. Post la oka matene alvenis la magistrat-oficistoj el la urbdomo, intencante unuhoran manifestaci-iradon k postan revenon al la laboro. Antaŭ ol ili alvenis en Ringstrato, ili renkontis policrajdantojn, kiuj baris al ili la vojon k post kelka interparolo la oficistoj ricevinte la permeson de la rajdantoj pluen iri, tion, faris. Nun atentu bone, kia fieco insida okazis: La magistrat-oficistoj post la permeso iris ne multajn metrojn antaŭen, kiam la policrajdantoj subite, sen ia averto, en plej rapida galopo rajdis en la nesciantajn homojn, sabre dispecigante, hufbatante, vundante, mortigante ilin, persekutante ilin ĉien, eĉ sur la trotuaron. De la kontraŭa direkto alvenis manifestaciantoj el la elektrofabriko Zimens k H. (Siemens & Halske), kiuj kompreneble nenion sciis pri tio. Subite la rajdantoj turniĝis k brute, senaverte, galopadis en la nov-alvenantojn, farante plej fiajn kruelaĵojn je kosto de multaj viktimoj.

(Daŭrigota)

— pàgina 5 —

SENNACIULO 551

[BILDO p.5 | 10,7,91,18] Kapbendo de la junulara paĝo: ĉe ambaŭ flankoj stiligita junulo kun flirtanta flago kaj granda kvinpinta stelo kun «SAT»; meze la titolo «JUNULARA-PAĜO» kaj sube «SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.»; dekstre subskribo «SAMBS».

JUNULARA-PAĜO

SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.

Redakcia adreso: A. SCHWARZ, Lerchenstr. 14, Neckarsulm (Germanio).

Raporto pri la Junulara Fakkunsido en Londono

(5. aŭgusto 1930)

La kunsidon prezidis K-do Braŭkman, kiu ĝin post kantado malfermis je la 19½-a horo. Ĉar mankis ĉia raporto, li donis parolpermeson pri ajna temo. K-do Wessels, petinte la parolon, rakontis pri la anarkista junularmovado, laŭtlegante leteron de anark. K-do el Sovetio. Kelkaj Gek-doj deziris ĉesigon de tiu unuflanka pritrakto, petante la parolanton pri raporto de laboro de li farita pasintjare. K-do Wessels kontraŭis k deziris, ke ĉiu rakontu, kiel k kial li aliĝis al iu partio. Post vigla diskutado rezultis el voĉdono, ke la Gek-doj deziras paroladon pri la SAT-junulara movado. K-do Wessels nun rifuzis pluan kunlaboron forlasante la salonon. Kelkaj K-doj nun raportis pri sia laboro farita pasintjare en la div. junular-movadoj.

Malgraŭ mankaj raportoj de la sekci-gvidantoj la prezidanto proponis pritrakti nian laboron farendan, priparoli estontan materialon por «J. P.». Estis proponita la reelekto de la ĝisnunaj gvidantoj, kiujn K-do rekomendis. Alia protestis kontraŭ ilia agado koncerne la kongreson. Multaj estis la deziresprimoj rilate al la enhavo de «J. P.». Disertoj pri jenaj temoj estas dezirataj: «Junular-movado», «Esp. kursoj por infanoj», «Seksvivo, gravediĝo», «Junula vivo», «Gravaj junulproblemoj», «Kutimaro k vivo de ekstereŭropa junularo». Dezirinda estas la presigo de novaj kantoj. Propono, ke ĉiu raportu al la redaktanto k tiu resume prezentu tiujn raportojn ĉe la XI. Kongreso, estas malakceptita pro neefektivigeblo (?). Instigante la Gek-dojn je vigla kunlaborado la prezidanto fermis la kunvenon je la 21.30-a h., esperante, ke venontjare venu multaj raportoj. La kunvenon ĉeestis 43 Gek-doj el 7 landoj.

K-dino 16 599.

Raporto de la sekciestro

Necesas klarigi al la Gek-doj, ke mi transsendis mian raporton al la OKK petante transdoni ĝin por la Junulara Sekcio al K-do Latimer. (Tiu K-do ne partoprenis la kongr. — Red.) Tio ne okazis; la kialon mi ne scias. Se ankaŭ K-do Latimer ne ĉeestis, tiam oni povus transdoni ĝin al la estro de la fakkunsido.

Pri la agado de l’ sekciestro ne estas multo por raporti. Dum la Leipziga Kongreso ŝajnis, ke la junularo en nia movado volus pliaktiviĝi, sed poste montriĝis, ke nur kelkaj kunlaboris. Interesiĝis pri la vivo de la Sekcio Gek-doj el Sovetio, Anglio k Nederlando. Sed ankaŭ la aktiveco de la Sekciestro ne estis kontentiga. Estas dissenditaj 15 poŝtkartoj k 13 leteroj (afranko elspezita 4,65 mk.g.).

Ĉar mi ne tiel dediĉis min al la Sekcio, kiel necesas, k ankaŭ estonte mi ne povos fari tion, tial mi rezignas intencante transdoni la estrecon al K-do A. Schwarz (redaktanto)¹.

Dietr. Keŭning (10 742).

Raporto de la redaktanto

Akurate kvar semajnojn post la Kongreso mi sciiĝis pri la maltrafo de mia raporto, kiun mi ĝustatempe sendis al la Kongreskomitato (K-do Sulsky), surkoverte petante ĝin transdoni por laŭtlego al la junulara fakkunsido, al K-do Latimer. Mi tre bedaŭras tiun maltrafon de l’ raporto, en kiu mi prezentis por diskuto gravajn problemojn: 1. Kreo de porjunula bulteno (tiun eksperimenton ni povus fari, se minimume 200 Gek-doj konsentus et-kotize kovri la elspezojn por papero, afranko k multobligo. Temas pri bagatele malalta sumo!). 2. Organizado de interlanda raportado. El ĉiu lando 1—3 Gek-doj komisie raportu pri ĉiuj por- k perjunulaj kunvenegoj. kongresoj.

Unujara sperto montris al mi, ke la SAT-junularo malhavas ajnan organizon. Nia laboro estis ĝis nun tute hazarda, tute senplana. Vervaj alvokoj jen ne helpas. Necesas krei kadron de povaj k emaj K-doj. Necesas havi almenaŭ unu junulperanton en ĉiu urbego, ne nur surpaperan, sed aktivan, laboreman K-d(in)-on.

Ĉiuokaze tia fidindulo sukcesos prepari la necesajn aranĝojn okaze de kongreso aŭ alio. Kiom multe pli fruktedona estus nia fakkunsido Londona, se . . .! Sed mi ne kritikas estinton, espere mi konsideru estonton k prezentu konkretajn taskojn: Vi junk-dino, vi junk-do, el suda varmego; el norda malvarmego, el teknikema okcidento k aŭrora oriento, ĉu vi volas sampaŝe kun ni, kantante la venkocertajn, ĉiame revoluciajn juneckantojn, marŝi al batalo, al klasbatalo? Jes! Ne hezitu! Freŝforte ekiru, interrilatu kun ni! Tiam realiĝos pli facile nia sopirego kunvenadi el tuta mondo en libera forton donanta tendaro. Lingvoj nin jam ne disigas. La ilo por interkompreno ja estas nia — k la vojon de interkonsiliĝo (ĉu kongresa, ĉu perletera) vi helpu prepari.

Kaj pri «J. P.» kion mi raportu? Ĝi aperis regule; ĉiuj artikoloj sur ĝi estas originalaj, sed ekzamenu la verkintojn — ili estas malmultaj! Ĉu ankaŭ via parafo jen foje aperos?

A. Schwarz.

¹ Kvankam mi principe konsentas transpreni la laboron de la Sekciestro maksimume por unu jaro (do ĝis venonta kongreso), mi tamen deziras aŭdi eĥon el la Gek-daro ĉi-teme. Estas dezirinde, ke iu juna energia K-dino aŭ K-do sin disponigu por tiu ofico. Kiu volas? — A. Schwarz.

Migra tago de l’ socialista junularo

(Fino. Vd. n-on 305/6.)

Baldaŭ alvenis tagmezo k kun ĝi la tempo por manĝi. Junaj homoj estas ankoraŭ iom romantikaj. Unu el tiaj romantikaj faroj estas la komuna kuirado, kiu samtempe estas tre bona okazo por fortigi la komunsenton k reciprokan helpemon. Dum la kuirado ĉiuj laboroj estas dividataj. La junuloj serĉas ŝtonojn, por konstrui «fornon», aliaj kolektas sekan lignon k la inoj transprenas la oficon de kuiristinoj. La fajro estas ekbruligita, post mallonga tempo bolas la akvo k baldaŭ bonaj, agrablaj odoroj, kiuj preskaŭ similas je tiuj de granda hotelkuirejo, venas el la granda kaldrono. Kiam la manĝaĵo estas preta, ĉiuj alportas telerojn k unu K-d(in)o dispartigas la enhavon de l’ poto. Pro la moviĝado dum ludo k sporto ĉiuj havas multe da apetito k nun manĝas fervore, kelkfoje interrompante pro ridoj k ŝercoj. Mi kredas, ke la grandaj, solenaj manĝadoj de ministroj aŭ reĝoj ne estas tiel gajaj, bonhumoraj k ŝercoplenaj!

La posttagmezon ni same pasigas per ludado. Kelkfoje ankaŭ okazas, ke ni ĉiuj sidiĝas en rondo k K-do aŭ K-dino laŭtlegas ion el libro, aŭ ni serioze priparolas temon, kiu rilatas nian vivon, asocion, laboron ktp. Tio estas tre bona faro, ĉar ni tiel edukas la gejunulojn al meditemo, pripensemo.

Kiam la ombroj plilongiĝas k la radioj de l’ suno ne plu tre varmigas, ni ordigas niajn dorsosakojn k turnas niajn paŝojn hejmen. Nun trapasante

— pàgina 6 —

552 SENNACIULO

vilaĝon, ni antaŭ ĝi formas bonordan grupon k poste kantante trairas ĝin, por tiel varbi por niaj ideoj k por montri, ke jam granda parto de l’ junularo apartenas al ni.

Kun laca korpo, sed kun animo plena je belaj, ne forgeseblaj impresoj, ni en la vespera krepusko reatingas la urbon k disiras ĉiuj, jam nun ĝojante pri la venonta migrado. Ho, kiom estas bele, esti juna!! Amikeco!¹

Fr. Riedel (14 981), Giessen.

¹ Saluto de l’ germ. soc. lab. junularo.

TRA ESPERANTIO

ADMONO AL LA SAT-ANARO

Bedaŭrinde plej ofte mi sentas min devigata kritiki la grandan plimulton el nia anaro pro la nekompreno pri sia propra movado k tial pro miskomprenigado de l’ movado al la anoj de la mondaj organizoj laboristaj. Dum mi kritikadis, mi neniam forgesis nian gvidanton, de kiu, kompreneble, mi ĉiam atendis pli multe ol de aliaj. Ĉar, ĉu li ne estas, ĉefe, la kreinto de la SAT-ideo?

Preskaŭ ĉiuj, kiuj min konas persone, havas la impreson, ke mi nur amas kritiki, k vere ŝajnas tiel. Tamen, ili ne scias (ne povas scii), ke mi ĉiam nur atendas la ŝancon por laŭdi. Se tia ŝanco venas tre, tre malofte, nu, tio ne estas mia kulpo.

Feliĉe ĝi venis nun k mi petas la ĉiujn sincerajn SAT-anojn, ke ili juĝu por si mem, ĉu mi ne estas prava. Mi aludas al la artikolo en n-o 304 de «S-ulo» «Londono-Oksfordo» de K-do Lanti. Mi admonas vin ĉiujn, kiuj ankoraŭ ne legis ĝin, ankaŭ tiujn, kiuj «legis» ĝin, ke vi funde ĝin trastudu. Mi scias pro mia propra sperto, ke oni ne ĉiam tuj ekkomprenas aŭ eĉ ekvidas la kvaliton de skribaĵo.

Laŭ mia opinio, se SAT-anoj akceptus tiun artikolon kiel lernilon por si k lernigilon por ne-SAT-anoj, nia organizo prosperus — laŭ sia difinita celo — en kompare mallonga tempo.

Unue, bonvolu lerni el tiu artikolo uzi simplan lingvon — ne elĉerpu el la vortaroj ĉiujn grandajn k plej longajn vortojn por montri, ke vi ilin scias (ĉar tiuj vortoj havas sian specialan uzeblon, kiun oni povas nur lerni pro sperto, aŭ prefere, per ioma studado de literatura fako).

Due, notu la facilan klarig-manieron, kiu baziĝas sur konstatitaj faktoj — tiel malsimila al la ĝenerale sofisma argument-metodo, kiu postulas multajn vortojn, kiuj vere diras nenion.

Trie, k plej admirinde, notu la subtonon sarkasman, per kiu, ĝentile, sed tamen fortfrape, la aŭtoro malkaŝas la vanton k vanon de la «malamikaj» manieroj k metodoj.

Koncize, la perfekto de tiu artikolo pruvas, kion mi tiom ofte ripetis, ke nur homo, kiu sin serioze dediĉas al sia elektita afero, k kiu ne diletante rilatas al ĉiuspecaj aferoj, povas helpi al sukcesigo de tiu afero.

Neniu «grandegulo» — je aliaj aferoj — povus helpi al ni; neniu Marks, Lenin aŭ Krupskaja, kiuj dediĉis sin al unu altvalora afero, tia kia postulas specialan studadon, havas spacon en siaj mensoj por tiel bone kompreni la utilon k aplikon de la Int. lingvo kiel Lanti, ekzemple — ne pli ol povus Lanti tiel bone kompreni sciencan socialismon kiel iu el la supre nomitaj.

La antaŭvidpovo de ĉiu homo limiĝas. Pro tio Napoleono la I k liaj konsilantoj deklaris, ke Roberto Feltn (Fulton) estas freneza revulo, kiam li sugestis aplikon de vapor-forto al francaj militŝipoj, por ke ili estu kapablaj venki la anglajn. Kial do ni atendu, ke altinstruitaj marksanoj k aliaj radikaluloj tuj komprenu nian ideon? Ĝuste pro tio ke ili estas tiel spertaj je unu fako, ili povas esti, k plej ofte estas, infansciaj je aliaj aferoj. Ekzemple H. G. Ŭels (Wells), kiu estas mirinda verkisto de utopiaj romanoj, eble ebriiĝinte pro sia famo, proponis antaŭ kelkaj jaroj «razi la barbon» de Karlo Marks. Do de post tiam li ne nur ne tuŝis ĝin, sed, male, perdis la respekton de multaj homoj, kiuj lin antaŭe admiris. Laŭ mia scio, tio okazis k okazas al ĉiu, kiu vagas ekster sia propra sfero.

Kaj se estas tiel, rilate al homoj kiaj supre menciitaj, kian ŝancon havas la simplaj laboristoj, kiuj volas sukcesigi la SAT-aferon, se ili «ludas» per dekduo da malsamaj aferoj samtempe?

Georgo Saville (1092).

[BILDO p.6 | 37,74,41,82] Emblemo de «La Nova Epoko»: la literoj L, N, E unu sub la alia en nigraj kvadratoj.

[REKLAMO p.6] Ĵus aperis la septembra kajero de LA NOVA EPOKO kun kontraŭmilita, revolucia literaturo k novelo de rusa aŭtoro. Prezo de l’ unuopa kajero: 0,35 mk. g. Jam ekabonu ĉi tiun solan k unikan literaturan revuon en Esperanto, kies nova jarkolekto komenciĝas en oktobro! Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27.

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA NOVA EPOKO»

INTER NI

— La fakto, ke sur la paĝoj de «S-ulo» aperis multaj artikoloj, laŭdantaj Sovetion, ne estas sufiĉa; ni volas koni la opinion de la gvidanto de nia gazeto pri la «Kvinjara Plano». Via silento tiurilate ŝajnas al ni suspektinda . . .

Tiel skribis al mi lastatempe iu K-do el Polio. Li eĉ aldonis kelkajn malafablajn vortojn, kiuj, celis esti ofendaj. Sed . . . ies aproboj povas ofendi, alies malaproboj laŭdi.

Se ofendite, mi povus tute ne rompi mian «suspektindan» silenton . . . Prefere, aŭskultu mian tre humilan konfeson: ĝis nun mi ne sukcesis akiri firman opinion pri la «Kvinjara Plano». Ĉiutage mi sentas pri tiu problemo la pezan ŝarĝon el dubo. Kia malagrabla sento estas dubi! Kiom pli komforte estas kredi! Kaj tiu konstato bone klarigas, kial estas en la mondo tiom da kreduloj — diversspecaj.

Ĉu Stalin pravas, asertante, ke oni povas konstrui socialismon en unu sola lando? Ĉu Trocki malpravas en sia mala opinio? Mi vane legis diversajn tezojn, farĉitajn per amaso da nombroj k citoj el Marks k Lenin, sed mia mallarĝa cerbo ne kapablis dece gastigi la legaĵon. Cetere mi ne estas fakulo en ekonomio. Mi do rezignis daŭre porti la ŝarĝon el dubo pri tiu demando.

Almenaŭ mi ne dubas, ke la eksperimento nun farata en Sovetio estas grandioza k meritas ĉies subtenon. Por ke la eksperimento estu konkludiga, necesas, ke ĝi okazu en normalaj kondiĉoj. Alie la dubo povus resti eterna. Se kapitalistaj ŝtatoj atakus Sovetion; se kontraŭrevoluciuloj sabotus (intence fuŝus) la eksperimenton en la lando mem, estas evidente, ke malsukceso en tiaj kondiĉoj ne havus konkludigan valoron. Ĉiu sekve havas intereson fari ĉion eblan por faciligi la taskon de la eksperimentantoj.

Tia estas pri la demando mia vidpunkto k ĝi klarigas, kial mi rifuzas artikolojn tiutemajn, kies signifo estas negativa k povus havi kiel rezulton ĝeni la eksperimenton.

Aliflanke ĉiu devas scii, ke en Sovetio regas partio, kiu estas sekcio el la III-a Internacio. Laŭ la decidoj de ĉiuj niaj kongresoj, SAT ne devas enmiksiĝi en la interna vivo de l’ diversaj partioj. Ni do ne povas permesi, ke oni diskutu, ĉu la Sovetia Sekcio de la III-a Internacio bone aŭ malbone mastrumas siajn proprajn aferojn. Tute ne utilas demandi, ĉu mi kredas

— pàgina 7 —

SENNACIULO 553

aŭ ne kredas, ke la socialismo povas esti konstruata en unu sola lando. Mi volas stari antaŭ tiu demando kiel sciencisto antaŭ sia retorto: fari ĉion eblan por ke la eksperimento estu sukcesa — almenaŭ konkludiga.

Dume mi dubas. Kaj tiu mia dubo neniel povas malhelpi la grandiozan sukcesindan planon. Mi plie dubas, ke kredantoj povas esti la plej bonaj helpantoj en la eksperimentado. Kredo iel blindigas k malhelpas esti sufiĉe atenta, por ke ĉio funkciu normale k laŭcele.

Mi ŝatus, ke la dubemo estu SAT-aneca virto, — sed kompreneble ne deviga . . .

E. L.

GEOGRAFIO, NEPRE NECESA EN NIA KULTURO

Kvankam mi konsentas la ĉefan tezon de K-do Ĵief en lia rubriko en «S-ulo» n-o 307, mi ŝatus diri, ke se ni komencus enkonduki novajn literojn por traduki kelkajn francajn sonojn, tion ni devus fari same rilate aliajn lingvojn. En angla lingvo, ĉiu vokalo havas mallongan sonon tute ne tradukeblan esp-en; ĉeestas ankaŭ la diftongoj: «th», kun du formoj, peza k malpeza (samsona kiel la hispana «c» antaŭ «e» k «i») k «ng». Tiu kombino: «ng» estas evidente ankaŭ tre ofta en kelkaj afrikanaj lingvoj, kiel prononcata, mi tute ne scias (interesas noti, ke jam atingis la redaktejon de Sud-Afriko indiĝenlingva gazeto). En la mallonga urbnomo angla: «Worthing», estas tri sonoj ne tradukeblaj esp-en: «W» (ĉar oni ne rajtas elŝiri «u» el ties diftongeco); «or» k «ng», kiu estas gorĝa sono. Mi scivolas, kion farus el tiu nomo, esp-ist-fonetikisto, ĉar mi malesperus traduki ĝiajn sonojn esp-en! Ĉu ne Ĵief ankaŭ forgesis la kvin francajn nazajn diftongojn: «an», «en», «in», «on» k «un»? Mi kontraŭas al tio, ke oni naciecigu esp-on. Ni male esperantigu la naciaĵojn.

E. K. L.

NUNAJ TASKOJ DE LA MADRIDA LAB. ESP. GRUPO

Antaŭ 16 monatoj, en esp. kurso, kiun mi gvidis ĉe la Popoldomo, naskiĝis projekto, kiun ni entuziasme tuj komencis realigi: fondi lab. esp. grupon. Efektive de tiu momento la jam starigita Lab. Esp. Grupo de Madrido laboradas por disvastigo de esp-o en lab. medioj, sen diferencigo de politikaj tendencoj. Ni tuj aliĝis al SAT k agitis por ĝi inter la membroj. Dum la unua jaro la LEG malfermis sep kursojn pli malpli sukcesajn en laboristaj ejoj, publikigis por- k peresp-an materialon en lab. ĵurnaloj k okazigis kelkajn sukcesajn propagandajn festojn. Logite de nia fervora agado, unu sindikato mondonacis al la Grupo, k du aliaj donas monatajn subvenciojn. Plej bone taksebla estas la sukceso laŭ registritaj membroj: nuntempe 125. Antaŭ fondiĝo de tiu Grupo SAT apenaŭ havis anon en Madrid k nun venas relative multaj en ĝiajn vicojn. Kelkcentoj da «Petro» k alia SAT-materialo estis menditaj. Ĉe komenco de l’ dua vivjaro la Grupo promesis ankoraŭ pliintensigi la laboron, malfermante en sept. k okt. pli ol dek kursojn. Ni celas atingi 200 membrojn por la Grupo k almenaŭ 25 SAT-anojn.

Ni ĵus konkeris la gazeton «Rebelion» (Ribelo), kiu estas klasbatala kun socialista maldekstra tendenco, tre simpatianta la rusan revolucion k tolerema al ĉiuj tendencoj. En ĝi aperas esp. rubriko, por- k peresp-a materialo. Tio signifas fortan propagandon, ĉar la gazeto trovas grandan simpation de la publiko, kvankam ĝi estas nova publikaĵo. La redakcio tre favoras nian movadon k simpatias al SAT. Fremdaj K-doj povas kunlabori per esp. materialo k tradukendaj artikoloj(notoj).

Alia tasko de l’ Grupo estas starigi hispanlingvan LEA, interkonsente kun la kataluniaj, Valenciaj k. a. K-doj, kiuj rajtigis nin labori tiucele. Cirkuleroj estas en preparo, statuto ellaborota k dissendota al hispaniaj SAT-anoj k esp. K-doj. Ni petas ĉiujn hispanlingvajn K-dojn aktive kunlabori pro sukcesigo de niaj planoj. Transmaraj K-doj ankaŭ eniru nian Federacion k rilatu kun ni.

En la nomo de LEG: 13 587.

RADIO-MOSKVO

Esp. disaŭdigoj pri diversaj temoj okazos ĉiulunde je 23,30 h. laŭ Moskva tempo je nomo de VCSPS (Tutsovetia Centra Intersindikata Konsilantaro) de 15. sept. Ondlongo — 1304 m., frekvenco — 230 kilocikloj. Pri aŭdeblo k impresoj siaj ĉiuj aŭskultantoj bonvolu nepre informi Radiostacion je nomo de VCSPS (Moskvo, Solanka 12, Dvorec Truda), ĉar de tio dependas okaziĝo de pluaj esp. disaŭdigoj. Aliaj ĵurnaloj represu!

V. Polakov.

TRA LA ESPERANTA GAZETARO

Heroldo de Esperanto regalis nin en pluraj aŭgustaj n-oj (581/583) per detalaj priskriboj pri la kongreso de l’ neŭtraluloj en Oksfordo. Laŭdante la variajn amuzajn aranĝojn, la raportanto tamen ne povas kaŝi la malplenon k vanton de l’ kongresdebatoj. Ĉiuj tri laborkunsidoj estis tre malbone vizititaj, li notas. Tiel el 1200 kongresanoj laŭ «Heroldo» nur ĉ. 150 ĉeestis la 2-an laborkunsidon! Pri la 3-a kunsido jenaj vortoj: «Vizito treege malbona, sed iom post iom venas pli multaj. Oni apenaŭ kredas tion. Dormado certe ne mankas en O., k ne ekzistas multe da distreblo en la urbo . . . Sed eble la homoj ne venas, ĉar ili tute ne scias, pri kio temos la kunsidoj — la tagordo restas absoluta mistero ĝis la komenco de la kunsidoj mem.»

Holanda Esperantisto (de 28. aŭg.) esprimas tion per iom aliaj vortoj, kiuj esence diras la samon: «Oni iam ĝojis, ke la laborkunsidoj estis liberigitaj de la diskutoj pri organizaj demandoj, sed aliflanke oni devas nun konstati, ke ofte mankas interesaj temoj por esti pritraktataj . . .» Dum pri la SAT-kongreso ĉeestinto en sama n-o konstatas: «. . . La fajro de la batalo kaptas ĉiujn, k ne laste la parolanton. Ankoraŭ fluas la frazoj, la tono plialtiĝas, jam ekaplaŭdas kelkiuj ĉe forta esprimo, trafa parolturno. Neniu rimarkas, ke la ĉeestantaro reprezentas tiom da nacioj, aŭ ke la lingvo parolata estas esp-o. Oni nur atentegas la enhavon de la parolado. Genia Zamenhof, kian belan ilon vi kreis! . . .»

En Flandra Esperantisto (aŭg.), cetere tute naciista gazeto, ni trovas klaran difinon pri la rilatoj de «naciismo» al «internaciismo». Jen (p. 18): «Mi bone scias: nia movado estas internacia, etendiĝas al ĉiuj popoloj de la tero. Sed la vorto «internacia» ĝuste antaŭsupozas la antaŭan ekzistadon de nacioj. «Internacia» ne signifas ion suprajan, ne signifas la forlasadon de la propra esteco, ne signifas facilaĉeteblan kosmopolitismon. Kontraŭe, ĝi estas la malo. Kiom ajn paradokse ŝajnu, sana internaciismo nur povas elkreski el popolfidela naciismo. La unua perfektigas la lastan, ĝi estas la fina kronado.» (Cetere tio estas la vidpunkto de Jores k Bebel k. m. a. famuloj en la socialista movado.)

Sennacieca Pedagogia Revuo, kajero tria (julio), liveras abundan materialon por pedagogoj, instruistoj k ankaŭ aliaj personoj, kiuj interesiĝas iel pri edukaj problemoj. Tiaj kajeroj povas interesi vere ankaŭ nefakulojn, dum ili por fakuloj formas fonton de informiĝo k sciiĝo. La materialo estas tre varie prezentita; inter teoriumaj artikoloj troviĝas dokumentoj pri faktoj, k eĉ bildoj interrompas iafoje la raportojn. Bedaŭrinde la preseraroj svarmas en preskaŭ ĉiuj paĝoj.

Kun plezuro ni trovis en Laborista Esperantisto (Amsterdam), aŭgusto, sub «SAT-Sciigoj» varman alvokon por la de «S-ulo» organizita monkolektado «Por eviti la rifon». Bedaŭrinde ne ĉiuj LEA-gazetoj okupas sin kun sama intereso k simpatio pri la sorto de l’ tutmonda esp. organizo: SAT k ĝia oficiala organo.

N. B.

Korekto. Bonvolu legi en n-o 310, pĝ. 532, dua kolono, linioj 15 k 18 de malsupre: ekzakto (vero) — anst. «korekto».

— pàgina 8 —

554 SENNACIULO

TRA LA MOVADO

KRONIKO

AŬSTRIO. La fervojista fakgrupo aranĝis nunjare dum ferioj infaninterŝanĝon kun svedaj infanoj (de ferv. esp-istoj). Kvankam nur unu knabo pasigis la feriojn en Svedio (Prässebo), tamen ni multe propagandis. Ok personoj pro tiu interŝanĝo komencis lerni esp-on. La fakgrupo fiksis en sia laborprogramo okazigon de renkontiĝo por en- k eksterlandaj ferv. esp-istoj dum ĉiu jaro por decidi pri pli aŭ malpli gravaj aranĝoj en la sekvanta jaro. La nunjara renkontiĝo okazos je 4. k 5. okt. 1930 en Linz, gastejo «Goldenes Rössl», Pfarrgasse 7. Partoprenontoj tuj anoncu sin ĉe K-do Franz Mittermaier, Linz II, Wiener Reichsstrasse 2 a. (9437.) — NEDERLANDO. La grupo Zamenhofa (Sekcio Amsterdam V) de la Ned. Lab. Esp. Federacio aranĝis je 4. 9. ekspozicion, kiu malgraŭ malfavora vetero estis bone vizitita. Du Gek-doj parolis propagandvortojn. La ekspozicio estis sukceso por la grupo. La rikolto estas 70 lernontoj. — H. B. (15 408).

ĈE LA KATOLIKOJ

En Budapest okazis de 16. ĝis 20. aŭgusto la 15-a Kongreso de IKUE (la katolika esp. organizo). Partoprenis pli ol 200 kongresanoj el 16 landoj. La malferman kunsidon ĉeestis hungaria kardinalo, episkopo, delegito de la urbestraro de Budapest k la aŭstra ambasadoro. La esp-istoj partoprenis la festojn por la «nacia sanktulo» Emeriko.

*

Iu nederlanda esp. episkopo dekretis jenon: «La katolika esp. movado devas postuli, ke neniaj verkoj, kiuj estas ofendaj por katolikoj, ricevas protekton per rekomendo por ekzamena studado. Se oni ne volos agi laŭ tiu principo, tiam la katolikoj devas organizi proprajn ekzamenojn k ne kunlabori kun la neŭtrala komitato.» Tiu minaco adresiĝas al la neŭtralaj esp. ekzamenkomitataj [?].

MEMORNOTO

Priesper. artik. k notojn enhavis:

L’Effort, Lyon, 16. 8.; Signalen, Stokholm, 28. 8., 4. 9.; L’Eclaireur du Soir, Nice, 24. 8. (ankaŭ pri «S-ulo»); Por Internacia Interligo, Kiev, 15. 8.; Prolet. Pravda, Kiev, 3. 8., 9. 8., 14. 8., 19. 8.; The New Dawn, Manchester, 30. 8. (pri «La Lab. Esp.» en angla).

Pri SAT-Kongreso raportis:

Der Kämpfer, Chemnitz, 19. 8.; Journalist, Lond., aŭg.; Russia to-day, Lond., aŭg.

Peresper. materialon enpresis:

Raboĉij Kraj, Ivanovo-Voznes., 30. 7.; Leninec, Ivanovo-Vozn., 1. 8.; Vsjegda Gotov, Ivanovo-Vozn., n-oj 9, 13, 16; Krasnaj Tŭil, Ivanovo-Vozn., julio; Juna Bolŝeviko, Kiev, 31. 7., 10. 8., 21. 8., 24. 8.; Prol. Pravda, Kiev, 1. 8.; Internacia Interligo, Kiev, 15. 8.; Le Réveil Ouvrier, Nancy, 30. 8.

Salut-alvokon tutpaĝan enhavis en esp-o la festlibro por la 1. Asocifesto de l’ lab. biciklista asocio «Solidareco» (Dresden, 25./27. julio 1930).

[REKLAMO p.8] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. por nemembroj . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla!

NIA POŜTO

16 674. — Via artikolo aperos.

Dramrondo, Lodz. — Vi ŝuldas ankoraŭ unu resp. kuponon.

1729. — Por la afranko la Rondo ŝuldas 3,50 fr. fr.

15 237. — Ni ne povas utiligi vian tradukon.

12 668. — Via traduko aperos.

11 304. — Via artik. en venonta n-o.

Red.

NEKROLOGO

Tre subite la morto ŝiris el niaj vicoj nian fervoran K-don

RICHARD BORRMANN (16 276)

Honoron al lia memoro!

SAT-anoj de Weisswasser.

[BILDO p.8 | 38,56,62,69] Skemo el kvin kadroj kunigitaj per linioj: «Esperanto» kaj «Intersteno» supre, «universala» meze, «lingvo» kaj «skribo» malsupre.

[REKLAMO p.8] Esperanto — Intersteno — universala — lingvo — skribo. Intersteno-lernolibroj. Koresponda skribo por Esperanto RM 1.— Rapida skribo por Esperanto . RM 1.— 3 aldonoj por po 7 naciaj lingvoj por RM 1.— Instituto de Intersteno, Friedenstr. 79, Duisburg (Germanio). Haveblaj ankaŭ ĉe la ADMINISTRACIO DE SAT, Colmstrato 1, LEIPZIG O 27.

Gek-doj atentu! Nia LEA-grupo intencas ekspozicii dum oktobro. Ni petas sendi al ni materialon: PI, L, gaz. ktp., murgaz. kun traduko. Al ĉ. sendinto ni sendos PI. Adr.: Heinrich Rieffel, Weinbergstrasse 20, Rüsselsheim a. M. (Germ.).

KORESPONDADO

AŬSTRIO

— Esp. Rondeto koresp. per L. PI. bfl. Nepre resp. Adr. Ferry Fibisch. Hirtenberg n-o 62 b. Leobersdorf.

BULGARIO

Jenaj K-doj el Plovdiv serĉas gekoresp-antojn el ĉl.: Georgi Katanov k Milan Krotev, str. Volga klou [?] 3, n-o 5. Havĉo Dorev, ul. Jahari Stohanov, 53. Stojan Todorov, ul. Mitropolit Panaret, 40.

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do Josef Wuchterl, Holeischen 127 ap. Plzen interŝ. PM kun ĉiuj landoj.

FRANCIO

Roland Pruvot, Blérancourt (Aisne) deziras gekoresp. 18—25 jarajn, el AZIO.

GERMANIO

— Kelkaj Gek-doj serioze koresp. kĉl. Bonvolu skribi al: K-dino Z. Rabin, Flandrische Str. 11, Köln/Rh.

K-do Hermann Hornig, Lazarusstr. 16/I. 1, Leipzig. N. 24, serioze koresp. kĉl, ĉefe pri politiko.

JUGOSLAVIO

K-dino Anete Brenner, Svetosavska 27, Novi-Sad koresp. pri ĉ. temoj kun ĉiuj landoj. PI.

POLIO

— Grupo de Lab. Esp. koresp. kun ĉ. landoj pri ĉ. temoj. Resp. garant. Adr. I. Majeloviĉ, Brzezinska [?] 17, Lodz.

USONO

Adresŝanĝo. — K-do Geo Johnsson, 15 West, 126 st. New York, City, (stratŝanĝo).

ESPERANTISTA RONDETO

inter la «Infanamikoj» (12—14 jaroj) serĉas korespondantojn kĉl. Nepre respondos. Skribu amase al K-do Fritz Donath, Seifhennersdorf (Saksio, Germanio) n-o 597.

FOTISTOJ

Mi serĉas viglan interŝanĝon de fotoj k fotografaj filmnegativoj kun lertaj fotistoj ĉiulandaj pri lab. movado, naturo, tekniko, manifestacioj k sim. Nur bonaj bildoj interesas min, preferas seriozajn Gek-dojn. Adr.: Willy Espenhayn, Apitzschstr. 26, Wiederitzsch b. Leipzig (Germ.).

Atentu! ★ K-do Albin Hollitzer, Waldsee/Württbg., serĉas seriozajn gekoresp-antojn (ne geknaboj) el ĉ. landoj, krom Aŭstrio k Svisio. Al ĉiu skribinto mi almenaŭ resp. unufoje. Mi ne estas PM-kolektanto, pref. L k gaz. por propagandi esp-on.

ENHAVO

paĝo
Pri kalendaro 547
La 1-a de septembro en Hungario 548
Letero el Usono 548
La klasbatalo tra la mondo 549—50
Memoro je la 15-a de julio en Vieno 549—50
Tago el mia vivo 550
Se vi estus riĉulo? 550
Junulara Paĝo 551—52
Tra Esperantio 552
Korespondado, Anoncoj 554

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

Núm. 313, 2 d’octubre de 1930

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

7-a JARO, N-o 313 — LEIPZIG, 2. /10. 1930

[BILDO p.1 | 30,5,67,16] Terglobo kun meridianoj kaj paraleloj, antaŭ ĝi kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

LA FERA KALKANUMO JAM ESTRAS USONON

James W. Ĝered (Gerard), la dum-mond-milita usona ambasadoro al Germanio, estis ĵus asertinta, ke estas 62 industriaj magnatoj k 2 laboristaj gvidantoj, kiuj estras la aferojn en Usono. La listo de nomoj, kiujn li donis, entenas nur kapitalistojn k bankierojn k, tre rimarkinde, la prezidanton k vicprezidanton de la Amerika Federacio de Laboristaro. Ankoraŭ pli rimarkinde estas, k neniuj el la famaj politikistoj, eĉ ne Huver (Hoover), la prezidanto usona, estas sur tiu listo. S-ro Gerard klarigas, ke la aktuala potenco «malantaŭ la trono» estas en la manoj de homoj, kies «riĉo k grava industria pozicio en la nacio donas al ili konstantan influpovon je amerika vivo¹; la ŝtatistoj, diplomatoj k politikistoj ŝuldas sian influpovon en la oficoj, kiujn ili okupas, al la protekto de la industriaj magnatoj, kies ordonojn ili devas plenumi.

En novembro de la antaŭa jaro okazis industria krizo. Prezidanto Huver anstataŭ agi kiel kutime, t. e. atentigi pri la afero la parlamenton, aŭ kunvoki ĝin, se ĝi ne funkcias, ignoris la politikan organizon de la lando, ignoris la ŝtatajn k geografiajn limojn, ignoris malestime la politikajn reprezentantojn de «la popolo», k kunvokis la potenculojn fervojajn, ŝtalajn, elektrajn, aŭtomobilajn ktp. Kion tio signifas?

Tio ne plu estas «utopia romano», tia, kian Ĵak London «fantazie» verkis, sed frapanta fakto, kian Marks, Engels k la usona marksano Daniel de Leon, per sciencaj deduktoj profetis.

Antaŭ pli ol kvindek jaroj Frederiko Engels diris, ke administrado de aferoj anstataŭos la registaron politikan de homoj.

Karlo Marks, en la sama tempo, klarigis, ke la registara administrado kapitalista estas la ŝtato — kiu estas nur politika. Politika povo, en la lingvo de Marks, estas nur la organizita potenco de la kapitalista klaso por subpremi, bridi, k teni la laboristan klason en subeco. Tiun politikan povon la laborista klaso kaptu — ne por teni, sed por detrui ĝin.

Daniel de Leon, la usonano, elpensis antaŭ pli ol 30 jaroj laŭmarksan teorion, kiu praktike funkcius en alt-industrie evoluinta lando, kiel Usono. Li antaŭdiris la Marksan alternativon: aŭ la laboristaro sin mem emancipu aŭ ĝi estas kondamnota al oligarka sklavigo. Kaj li elmontris al la laboristaro la manieron, per kiu ĝi organiziĝu. En sia parolado la 10-an de junio 1905, ĵus post la organizado de la I. W. W. (Industriaj Laboristoj de l’ Mondo) li diris jenon: «La programo de la I.W.W. klarigas bone la politikan k ekonomian movadojn de la laboristaro, k ĝi metas ilin en ilian ĝustan rilaton, unu al la alia. Ĝi donas al la laboristaro la ŝancon libere «aerumi» (pridiskuti) ĝiajn celojn, aspirojn k metodojn, ĉar aliel ĝia agitado estus kondamnota al la limigita sfero de rat-kelo. La politika movado allasas la amasojn al la propagando de l’ laboristaro… La baloto estas batalilo civiliza; la baloto estas batalilo, kiun neniu revolucia movado ĉiatempa povus ignori; la socialista baloto estas la emblemo de pravo. Sed ĝi estas

pli malforta ol virinaj larmoj,
Pli malbatalema ol dormo, pli stulta
ol nescio,
Malpli kuraĝa ol virgulino dum la nokto
Kaj tiel mallerta kiel sensperta infano,

se malantaŭ ĝi ne staras potenco, kiu estas kapabla ĝin efikigi. Sed atentu, K-doj, tiun potencon la laborista movado bezonas, tiom multe, kontraŭ la politikaj movadoj, kiujn ĝia propra spiro varmigas al ilia naskiĝo, kiel ĝi bezonas tiun potencon kontraŭ la kapitalista tirano mem. Ĝi bezonas tiun potencon kontraŭ la kapitalista tirano por silentigi lin; ĝi ankaŭ bezonas tiun potencon por malebligi la krimajn rezultojn, al kiuj, en tiu ĉi korupta atmosfero de burĝa socio, la laborista movado politika estas neeviteble submetata¹. La revolucia celo de la laborista movado devas esti senkompromisa. Tiun principon esprimis Vilhelmo Libkneĥt (Liebknecht), kiam li ankoraŭ estis en la plena forto de siaj socialistaj aspiroj. «Parlamente kompromisadi» (Parlamentieren ist paktieren) diris li, vere signifas: forvendadi la revoluciajn principojn de la laboristaro. Kiam dum postaj jaroj sperto alportis al li la malgajan fakton, ke la burĝaro germania ne estis fininta sian propran revolucion; kiam li estis eltrovinta, ke tiu revolucio estas unue kompletigota k kompletigenda — ke neniu alia estis tie por entrepreni la taskon krom la Socialdemokrata Partio — kiam tiu malfacila realaĵo kontraŭstaris lin k lian movadon, Libkneĥt saĝe adeptiĝis al la bezono. Parlamente kompromisadi estas ĝusta taktiko por burĝa revolucio. La ger-

¹ Substrekoj estas faritaj de l’ verkinto.

¹ SAT-anoj, kiuj legis la tradukon de K-do Kerr pri la I.W.W.-programo (en n-oj 260/66 de «S-ulo») miros, legante la supran eltiraĵon. Jen klarigo al la SAT-anoj radikalaj en Eŭropo (k eĉ al multaj I.W.W.-anoj en Usono). La I.W.W. naskiĝis en Ĉikago la 27-an de junio 1905, kiel organizo, kiu agnoskas la politikan k ekonomian bataladon por renversi la kapitalisman ordon. La traduko de K-do Kerr montras la I.W.W. tia, kia ĝi estas hodiaŭ (de post 1908), t. e. organizo, kiu konsideras la ŝtaton «nur kiel ombraĵon» (tiu ombraĵo estis sufiĉe konkreta dum la mondmilito por enkarcerigi centojn da I. W. W.-anoj k aliajn radikalulojn), k pro tio ĝi malestimas «politikan agadon». Nome la I.W.W. akceptis de post 1908 la «anarkistan» vidpunkton.

— pàgina 2 —

2 SENNACIULO

mana social-demokrataro, siatempe, sub estreco de Libkneĥt, estis devigata adopti la taktikon burĝ-revolucian — ĝuste pro tio tia taktiko estus tute senbaza, tute nepardonebla, ja, ĝi estus perfida al la laboristaro, se oni aplikus ĝin en Usono . . .¹»

Bedaŭrinde, la spaco en «S-ulo» ne permesas al mi traduki ĉion, kion Daniel de Leon diras pri tiu ĉi temo. Mi devas koncizigi ĉion ĝis la pleja grado. En kelkaj vortoj dirite li montras, ke ĉi tie en Usono la ekonomia organizado de l’ laboristaro devas esti kompetenta por observi k kontroli la politikan. Ne kiel estis en Rusio en 1917, en Ĉinio hodiaŭ, ktp., ĉar en tiuj landoj la kamparanaro estis k estas en granda plimulto k la laboristaro en malplimulto — en tiaj landoj, se laborista revolucio sukcesas, ĝi devas, pro sia malplimulto, starigi diktatorecon, kio estas nur politika afero.

Kaj nun, revenante al nia demando ĉe la komenco de ĉi tiu artikolo: kion signifas la ago de Huver k la asertoj de Gerard?

La respondo estas, ke la admonojn de Daniel de Leon — kiu siavice lernis la scienc-revoluciajn teoriojn de Marks k Engels k kiu aldonis siajn lokajn pristudojn al la iliaj — la usona laboristaro ĝis nun ne aplikis. Ni ankoraŭ havas nur la t. n. profesiajn sindikatojn de pli malpli bone pagataj metioj, sed la granda amaso laborista estas tute neorganizita. Ĝi ne estas preta, se krizo aŭ revolucia situacio venus, por transpreni la povon k renversi la kapitalismon. Tamen kapitalismo k ĝia mampatrino, la ŝtato, ne plu estas efika kondukilo por la oligarkoj. Ili ne povas malkaŝe renversi la dum jarcentoj ekzistantajn tradiciojn, sed ili, ŝajnas, iom post iom forĵetas la eluzitajn rimedojn politikajn k enkondukas senperajn ekonomiajn rimedojn. Ekzemple, dum Hjuz (Hughes) k Kelog (Kellogg) estis bojaĉantaj pri «bolŝevikoj» k kontraŭ la politika agnosko al Sovetio, la industriistoj (la veraj regantoj) Ford, Rokfelr (Rockefeller), Ŭestinghaŭs (Westinghouse), Mk Kormik (Mc Cormick) k. a., tute ne atentante, aranĝis siajn proprajn «diplomatajn rilatojn» k kondukas negocajn aferojn senpere kun la Soveta Registaro. Tio estas funkciado de Industria Registaro, eĉ sub kapitalismo.

Kial troviĝas la superaj ĉefoj de la plej potenca laborista organizo sur la listo de oligarkaj «reĝoj» usonaj? Tion mi penos, kun helpo de la korpe mortinta, sed tamen tre vivanta Daniel de Leon, respondi en «S-ulo» post kelkaj semajnoj. G. Saville (1092).

¹ Nun tio havas signifon por ĉiu lando, kiu liberiĝis de feŭda regado — ĉiu kapitalista lando.

SCIIGOJ EL GERMANIO

F. Zehrer (6723)

Balotoj

La 14. septembro okazis balotoj por la regna parlamento. Ĝi konsistos el 357 reprezentantoj de burĝaj k 219 de la du laboristaj partioj. Antaŭe estis 281 kontraŭ 207. Socialdemokratoj havas nun 143 mandatojn (antaŭe 153); komunistoj 76 (antaŭe 54). La nacisocialistoj havis antaŭe nur 12 reprezentantojn, nun 107. Dum la pasinta balot-agitado la sindikataro la unuan fojon tute klare k decide alvokis ĉiujn anojn baloti nur por la socialdemokratio k ankaŭ mone subtenis ĝin.

[BILDO p.2 | 50,23,66,52] Karikaturo de Adolf Hitler: maldika viro staranta en kostumo, kun laŭrokrono sur la kapo kaj bastoneto en la mano; laŭ la maldekstra flanko vertikale la literoj ADOLF HITLER.

Ĉu la laŭroj de l’ balot-venko sufiĉos al li?

Senlaboruloj plimultiĝas. Nun estas subvenciataj ĉ. 3 milionoj. Dum la somero ne trovis laboron ĉ. 50% el la konstrulaboristoj. Tiaj «sezonlaboristoj» ricevas subvencion por daŭro de nur duona jaro, poste ili devas peti kvazaŭ almozojn de urba oficejo. La ŝtata subvencio estas relative alta: Senlaborulo kun edzino k du infanoj ricevas ĉ. la duonon de sia antaŭa salajro. La mono estas pagata de speciala asekurinstituo, al kiu ĉiuj laboristoj devas pagi kotizojn. Ilia alto dependas de la salajro, la subvencio de la antaŭa salajro k de la familiaj cirkonstancoj.

Salajroj estas malaltigataj. Se entreprenistoj ne sukcesas atingi tarifan redukton, ili agas unuope en la diversaj fabrikoj. En la plej multaj estas reduktitaj la popecaj salajroj. En kelkaj fabrikoj, kie granda parto da gelaboristoj estas sindikatanoj, ili provis per striko eviti la malaltigon, sed preskaŭ ĉiuj provoj havis negativan rezulton. La komunistaj gazetoj alvokas la laborantan proletaron per striko ne nur malebligi redukton de salajro, sed per tio akiri eĉ plialtiĝon. En la fabrikoj oni estas skeptika pri tiaj agitfrazoj: Ofte nur kvarono ĝis triono de l’ laboristaro estas organizita.

La esperanto-movado stagnadas. La senlaboruloj havas tempon, sed pro la etaj ŝancoj trovi laboron, ili fariĝas pli k pli indiferentaj k ne havas intereson por lerni ĝin. La LEA skismiĝis, k la aktivuloj streĉas ĉiujn fortojn por elpensi efikajn argumentojn, kiuj malutilu al la alia tendenco. La gazetoj socialdemokrataj k komunistaj estas same pretaj akcepti notojn, kiuj agitas kontraŭ la K-doj alitendencaj. La burĝaj esperantistoj ne disputas inter si; ili aranĝas fondiĝfestojn kun balo k kantas pri la interna ideo. Okaze ili konversacias esperantlingve pri la belo de nia lingvo.

Nacisocialismo prosperegas. Al la kunvenoj, en kiuj oratoras nacisocialistoj, la amaso alfluegas. Jam tagojn antaŭe enirbiletoj ne estas plu haveblaj. Socialdemokrataj k burĝaj oratoroj estas invitataj, sed ili ne kuraĝas veni. Ĉiutage okazas interbatiĝoj inter nacisocialistoj k komunistoj. Batalantoj estas nur proletoj; dum unu semajno estas mortigitaj 5, grave vunditaj 42 k malgrave vunditaj 76 personoj.

Ĵurnaloj aperas en Germanio — ĉiutage 20 milionoj da ekzempleroj. Nur 12,2% estas laboristaj, nome 8,6 % socialdemokrataj k 3,6% komunistaj. Ĉefe la virinoj emas legi nur burĝajn gazetojn, k por aboni du ĵurnalojn mankas la mono.

LABORISTA ŜAKKLUBO

Ĉar multaj laboristoj ne inklinas al kulturcelaj societoj, tamen favore rilatas al sporto k aliaj distroj, ni turnis nin al tiuj, kiuj havas intereson pri ŝakludo, por malhelpi, ke ili partoprenu en nigraj rondoj de l’ reakcio. La Laborista Kultursocieto por migrantoj en Antverpeno nun fondis, post fortiĝo de sia sportklubo, la ŝakklubon «Falĉilo». Kvankam, kiel ĉiam ĉe lab. organizoj, estis financaj malhelpoj, ni sukcese venkis la malfacilon k festis malfermon de l’ klubo je 16. aŭgusto. Ĝi rapide akiris famon en lab. rondoj. Post unu semajno ĝi jam nombris preskaŭ 60 membrojn. Ankoraŭ juna klubo, «Falĉilo» sukcesis eltiri multajn lab. elementojn el la naci-ŝovinista organizo. Nia klubo estas amase vizitata. Lecionoj pri ludo okazas konstante. Je 6. septembro okazis nia unua konkurso kun 19 kontraŭ 19 personoj el soc.-demokrata organizo. Antaŭ ludkomenco, nia K-do salutante flandrajn K-dojn klarigis, ke la celo de l’ klubo estas ne nur doni distron k plezuron al laboristoj, sed en ia grado krei klasan alproksimiĝon inter flandraj laboristoj k fremdaj. Niaj ludkontraŭuloj adiaŭis nin post la ludo kun gratuloj pro la sukceso, kiu kuraĝigas nin estonte eĉ aranĝi internacian ludon. 5981 (Antverpeno).

— pàgina 3 —

SENNACIULO 3

INTER- AŬ SENNACIISMO?

Ke la ideo de l’ esperantismo entute marŝas, evidentiĝas el la ne plu maloftaj atakoj kontraŭ ĝi, kiuj nur montras, ke la naciismanoj ĉiulandaj jam ektaksas danĝera la disvastigadon de komuna mondlingvo. Kaj la daŭra pliampleksiĝo de la praktika uzado de esp-o por klasbatalaj celoj en la kadro de nia Asocio klare pruviĝas per akraj mallaŭdoj, direktitaj kontraŭ la sennaciismo, aŭdebliĝantaj eĉ el tendaroj de la esperantistaro.

Internaciismon oni pardonus al ni, sed la sennaciismon oni nomas malebla, sensenca, fantazia, malsaĝa. Ĉu vere? Ĉu fakte ankoraŭ necesas skizi la konkreton de l’ sennaciismo k difini ties signifon laŭ aperaĵoj de la politika k ekonomia evoluo tutmonda?

Oni argumentas, ke la nacio reprezentas ion netuŝeblan, neforpenseblan en la homa konceptaro k oni porhelpe altiras ĉiujn registrojn naciecajn, eĉ la naturajn per klimataj influoj kaŭzitajn (kiujn ja ankaŭ ni ne neas), ne hezitante, lerte intermiksi aŭ identigi ilin kun artefaritaj malproksimigaĵoj, kun la troa substreko de naciecaj malsamaĵoj kiel la naciismo k kun ties patologia formo, la ŝovinismo, kiujn diversaĵojn ni nepre diferencigu.

Laŭdire la nacio enhavas la komunan sorton historian de la homoj al ĝi apartenantaj, kvazaŭ la sorto de la proletaro ĉiunacia ĝis nun ne estus la sama: subpremo, ekspluatado, mizero en pli malpli akra grado, kvazaŭ la individua sorto de proletoj diversnaciaj, do inter samklasanoj, ne pli similus ol inter samnacianoj diversklasaj, rilate al kulturo, vivnivelo, edukado, moroj k eĉ regado de la nacia lingvo, kiu funkcias kiel plej forta apogilo de la nacieco. Sed ni ĝenerale kutimas apliki malĝustajn mezurilojn, ekzemple estas la spirita distanco inter Gete (Goethe) k primitiva fajrolandano aŭ buŝmano certe pli granda k pli grava ol inter la lastaj k orangutango, k tamen ni ordas ilin laŭ la specoj «homo» k «simio» malgraŭ la spiritostataj diferencoj. Simile germana laboristo staras kulture pli malproksima de germana kapitalisto ol de franca laboristo. Cetere ni memoru, ke dum la feŭda epoko en Germanio nur la kavaliraro formis la nacion k la burĝoj k kamparanoj estis «malantaŭuloj» de ĝi kiel nuntempe la laboristoj rilate al la burĝula nacio.

Tial ni funde ekzamenu, ĉu akademiaj instruoj pri la difino «nacio» akordas kun konstateblaj faktoj aŭ celas konfuzi nian percepton, se ni eble legas, ke la nacio ne estas ignorebla k sekve homaj rilatoj nur povas ekzisti kiel internaciaj, ne kiel sennaciecaj. Ĉar la homoj en la nacio jam delonge ariĝas k organiziĝas laŭ ideala, profesia, amatora, religia, klasa aŭ ia ajn interesoj k prefere rilatas kun samidealanoj, samprofesianoj, samklasanoj ktp. alilandaj, ne serĉante interligojn kun samnaciaj kontraŭuloj, ni rajtas konkludi, ke tiuj interrilatoj havas idean, sed tute sennacian karakteron. Nacio kiel unuo en la klasa socio ne ekzistas k ne povas ekzisti. La homoj orientiĝas laŭ diverstendencaj devizoj, en kiuj la nacieco ludas nenian rolon. En la

1000

«S-ulo»-abonantojn ni perdas

pro la neeblo ricevi monsumojn el Sovetio!

Ekstersovetiaj Gek-doj! Baldaŭ tiun perdon vi egaligu per plifortigita, senĉesa varbado de abonantoj en via regiono, ĉe viaj rondoj! Rekompence ni — reeldonos 12-paĝajn n-ojn.

rilatoj «internaciaj» neniel temas pri intertraktoj inter nacioj, ĉar tiuj ja estas reprezentataj nek en difinitaj ŝtatoj, nek en kapitalismaj aŭ laboristaj organizoj. Temas do nur pri interkonsentoj de samtendencanoj diversnaciaj, eble pri kontraktoj interŝtataj, neniam pri interhelpoj reciprokaj inter tutaj nacioj.

Ni atentu pri la organizmaniero de kapitalismaj trustoj, kiuj ekskluzive okupiĝas pri produktadaj demandoj k profitaranĝo laŭ tutmonda, ĉiunacia skalo: oni vendas la saman sapon, produktitan de diversnacianoj, en multaj landoj, inter negroj en Afriko k inter svedaj urbanoj, la naciecoj de la fabrikistoj k de la produkto ne plu estas ekkoneblaj. Ne komercas angla entreprenisto per «anglaj» varoj, sed sennacieca kompanio provizas la konsumon laŭ mondskala produktad- k vendadsistemo. (Oni ne refutu, ke tiaj karteloj estas tempe limigitaj, dependantaj de komerca cirkonstancaro; ilia celo ja estas daŭrigi k eternigi la kapitalisman mastrumadon k eviti debitajn krizojn, tirante profiton el ĉiuj nacioj, eĉ intermilitantaj, laŭ metodo de l’ sennacieca ĥemitrusto.)

Kaj ĉu sindikataj aranĝoj tuŝas iel ajn la naciecon de la koncernaj membroj? Ĉu belgaj fervojistoj subtenas holandajn, ĉar tiuj estas holandanoj aŭ ĉar ili estas fervojistoj? Ĉu belgaj fervojistoj ankaŭ subtenus belgajn komercistojn? Ĉu decidas la internacieco aŭ la samtendenceco pri la helpovolo?

Ankaŭ en kulturaj aferoj, ĉu sciencaj, ĉu sociaj, la nacieco perdis sian ĉefan rangon k reduktiĝas je la lingva malsamo, kiun ni luktas superi per esp-o. Tiusence esp-o entenas ion sennaciecan, se ni konsideras ĉiujn esp-istojn kiel samlingvanaron, ne dividante ĝin laŭ nacioj. Ni nur faligu la limajn barojn!

Pluen esplorante, ni eĉ povas konstati, ke la nacieco kelkokaze nur malfacile estas agnoskebla, ke jam ekzistas homoj, apartenantaj al neniu nacio, veraj sennaciuloj, naskitaj, edukitaj k vivantaj en diversaj landoj, havantaj malsamnaciajn gepatrojn, parolantaj kelkajn lingvojn (ĉiujn eble neperfekte), kiel ekzemple infanoj de Danubaj maristoj; kiu nacio repostulus ilin? Ankaŭ ni konas senpatriajn personojn, forpelitajn de unu ŝtato en alian, kiuj laŭdokumente tute ne ekzistas aŭ nur, se ili agas kontraŭ leĝoj, por enkarcerigi ilin. Ni eksciis pri tiu adeptino de Gandhi, kiu — kvankam filino de angla admiralo — forgesinte sian devenon aktive partoprenas la liberigbatalon en Hindio, agante tiel kontraŭ sia propra nacio. Antaŭ nelonge la universitato de Vieno grupigis la studentajn grupojn laŭ nacioj, sed la Vienaj socialistaj studentoj rifuzis aliĝi kun «hokokrucanoj» (faŝistoj) la germannacian fakon. Ĉarli Ĉeplin (Charlie Chaplin), la fama filmaktoro, same estas konata en Ĉinio kiel en Hispanio, kvankam la publiko ne scias lian nacio-apartenon, k se ĝi povus ĝin scii, oni ne interesiĝus k demandus pri tio. Ĉeplin do aspektas kiel tutmonda, sennacieca filmartisto. La samaj aŭtomobiloj el la Fordaj fabrikoj veturas en la stratoj de Nov-Jorko k Berlino k ili estas konstruitaj en usonaj laborejoj de intermiksaĵo el homoj, devenintaj el la plej diversaj patrioj k nun vivantaj en tipa lando multnacieca. Ni ne samsignifigu nacion k ŝtaton, ĉar en multaj loĝas anoj de pluraj nacioj; cetere la ŝtataj limoj ja ofte ŝanĝiĝas, ĉu kune ankaŭ ŝanĝiĝas la naciaj?

Vere dum nuntempo, antaŭ niaj okuloj, pli k pli okazadas sennacieciĝanta procezo en la mondaspekta evoluo k ni nur konsekvence akcelas la samniveligon, minimumigante la naciecojn ĝis kulture sensignifaj, naturkaŭzitaj, eksteraj diferencoj. La celado, plirapidigi la estadantan sennacieciĝon de la tutmondo, povas validi kiel sennaciismo. Kiuj provas akomodi la klasbatalon al tiu procezo k speguli ĝin en sia agado, tiuj absolute ne trafas la plaĉon de naciemuloj, timantaj pri plua uzeblo de la mal-

— pàgina 4 —

4 SENNACIULO

nova recepto «Dividu k regu» sur sennacieca teritorio, kiam nacio k naciismo estos pasintaj aferoj. Pli volonte oni konservus la ĝisnunan vualitan staton: sennaciecan mondon por kapitalistoj, naciecan por laboristaj amasoj. Mobiliziĝas do kontraŭ ni ĉiuj pasintemuloj, ĉagrenaj pro la senmaskigo de la terminoj «nacio» k «patrio». Ferd. Seidl (16 362), Vieno.

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

Striko ĉe la nederlandaj aviadistoj

La Reĝa Nederlanda Aviada Kompanio starigas de post septembro regulan aerservon inter Holando k Ned. Hindio. Por la provoj de flugoj oni alvokis la aviadistojn titolitajn de l’ gazetaro per «herooj de l’ aero», kiuj efektivigis regule k akurate ĉiudusemajne, eĉ dum plej malfavora vetero, la longan vojaĝon al la hindaj insuloj. Nun ĉi tiuj aviadistoj postulis salajr-altigon; iliaj salajroj restas ankoraŭ je 10% sub tiuj pagataj de la «Lufthansa» (germana kompanio). Ankaŭ ili havas tute nesufiĉan vivasekuron k nenian certigitan pension. Nun iu fama aviadisto kun sia mekanikisto malakceptis la kondiĉojn de la kompanio k sekve de tio estis maldungata. Tiu decido elvokis ŝtormon de indigno. Ĉiuj aviadistoj de l’ kompanio deklaris sin solidaraj k ĉesigis la laboron. La kompanio maldungis ĉiujn strikantojn. Rimarkinde estas, ke la kompanio ne agnoskas la leĝe registritan sindikaton de l’ aviadistoj!

La malfacila situacio de l’ fervojistoj

Tra la tuta mondo la sindikata gazetaro fervojista alarmkrias, ĉar maldungoj k parta senlaboreco ĉie estas sur la tagordo. En la metiejoj oni jam mallong-laboras. La efikoj de l’ labor-mekanikigo, simpligo de l’ procedoj, normigo de l’ vagon-materialo ktp. montriĝas pli k pli malkaŝe. Ankaŭ ĉe la vojoservo la situacio ne estas pli brila. Konsiderindaj nombroj da laboristoj estas forpuŝitaj de maŝinoj. Plene furiozas tiu malboniĝo de l’ fervojista situacio jam en Germanio, Belgio, Britio, Polio k Ĉeĥoslovakio. En Usono de post jaroj la fervojistoj okupas sin pri la problemo de l’ «stabiligo de l’ manlaboraj okupoj ĉe la fervojoj». Laŭ propra konfeso, ili tute ne sukcesis solvi ĝin. En Sudafriko la metiejoj estas devigataj enkonduki partan senlaborecon k la perspektivoj estas nebonaj.

Laŭ ITF-gazetservo.

El Aŭstralio

La suda kontinento kun nur 6-miliona loĝantaro tamen estas neniu escepto kompare kun aliaj landoj. Industria krizo regas k pliakriĝas. 250 000 senlaboraj homoj estas liberaj, sed nur por spiri freŝan aeron. Pli ol 12 monatojn en la norda regiono daŭris striko de karbministoj kontraŭ intencita salajra malpliigo. Ŝanceliĝante inter rajtoj de strikantoj k inklino ne embarasi la Laborpartian registaron, sindikataj gvidantoj nur sencele gvidis la batalon; rezulte la heroa rezisto de l’ strikantoj atingis nenion konkretan. En januaro okazis sanga konflikto, kiam kelkmila strikantaro alproksimiĝis minejon Rotberi (Rothbury) por eltiri strikrompantojn. Forta polica taĉmento mortpafis unu strikanton k grave vundis kelkajn aliajn.

En la metalurgia metio okupitaj laboristoj estas minacataj de nova pli malbona sindikat-entreprenista kontrakto rilate la ĝeneralajn kondiĉojn de laboro. Antaŭ nelonge fiŝkaptista (angle — trawlers) sindikato konsentis novajn labor-kondiĉojn, kiuj perdigis al la membroj multajn privilegiojn koncerne al aranĝo de l’ laborhoroj k monpago por deviga kromlaboro.

Li (Lee), ministro por juĝopovo en provinco Nju Saŭt Ŭajls (New South Wales), serioze proponas utiligi malliberulojn por konstrui novajn ŝoseojn, en periodo, dum troviĝas kvaronmiliona senlaborularo. Ruĝa proleta literaturo ne havas enirrajton en ĉi suda paradizo, nur tio, kio konformas al la mistera ideologio de l’ registaro. Stratkunvenoj, sen magistrata sankcio, estas rigore malpermesataj. La batitoj nun provas organizi «Lab Defend-Armeon». Laŭ «Weekly Worker» resumis Radeto (10 080).

KOREKTO. — En la teksto de l’ Plenum-Komitato publikigita en n-o 311, pĝ. 544, 2-a kolono malsupre, la unua frazo estas kripligita, ĉar kelkaj vortoj estas ellasitaj. La frazo devas esti legata jene: «La Kongreso, ne renoviginte la mandaton de l’ ĝisnuna Kontrol-Komitato, komisiis . . .» ktp.

Memoro je la 15-a de julio en Vieno

(1. daŭrigo. Vd. n-on 312)

La justecpalaco, ejo, en kiu ne krimaj faroj, sed simplaj administraj k komercaj disputoj estas pritraktataj, estas iomete flanke de Ringstrato k de la loko, kie la policrajdantoj sin fidistingis. Nu, al neniu manifestacianto venis en la menso, iri al justecpalaco, ĉar depost la militfino la vienaj laboristoj manifestacias nur en Ringstrato k neniam en apuda regiono. Sed la laboristoj de Zimens & Halske, kiujn mi antaŭe menciis, estis ĵus alvenintaj ĉe la deflankiĝo de Ringstrato al Justecpalaco, kiam la rajdanta krimularo engalopis ilin. Ili estis kiel en kaptilo. Antaŭen ili ne povis iri, ĉar tie estis la galopantoj k ili estus puŝitaj rekte sub la ĉevalhufojn. Malantaŭeniĝi estis same neeble, ĉar la rajdantoj jam estis tro proksimaj. Do ne restis alio ol en plej terura mortodanĝero, spasme kurege deflankiĝi al justecpalaco. La rajdantaj murdistoj kelkfoje ĉirkaŭrajdis la justecpalacon, ĉiam senbezone dispecigante sabre, hufbatante senarmajn, pacemajn homojn.

Eĉ ĉe plej objektiva prijuĝo mi demandas, ĉu ne estas klare, neeviteble, ke tia faro furiozigis ĝis frenezo la homamasojn. Venadis konstante aliaj homoj el diversaj direktoj k la rajdomurdistoj ja dum sufiĉe longa tempo ne paŭzis en sia murda galopado k viktimigis ĉiam aliajn novalvenantojn. Kian animstaton devis sperti la bedaŭrindaj laboristoj, vidante absolute senkaŭze fare de la rajdanta fiularo mortigitaj, kripligitaj, hufe aŭ sabre frakasitaj, el multaj vundoj sangantajn homojn. Eĉ en tio oni ekkonas la senliman toleremon k pacemon de la viena laboristaro. Nur ĉe la dua ĉirkaŭa pel-rajdado la laboristoj komencis ŝtonbombardon, sed nur, post kiam jam estis multaj mortintoj aŭ vunditoj. Nun okazis ankaŭ, ke izolaj policanoj, kiujn la manifestaciantoj renkontis piede, estis fitraktataj.

Kiam la firajdantoj la trian fojon ĉirkaŭgalopis la justecpalacon, akceptis ilin ĵetado de ŝtonoj k latoj k nun ankaŭ la unuaj policpafoj okazis. Pro furiozo pri tio la homoj ŝtonbombardis policanojn, kiuj staris sur la ŝtuparo, kondukanta al la enirejo de la palaco. La policanoj sin retiris en la palacon, baris k ŝlosis post si la enirpordegon. Nun la krimuloj, anstataŭ kontentiĝi pri tio, ke ili estis savitaj k ne bezonis ion alian fari ol resti trankvilaj, ne atakitaj de la amaso, komencis elpafi de el la interno de la palaco k pafadis senĉese.

Post tiu absolute senbezona provoko de la insida polica murdistaro en la justecpalaco, komenciĝis ankaŭ la ekbruligo al la palaco. Kelkaj manifestaciantoj portis ŝtupetarojn, kiuj estis proksime, restintaj de ia konstrulaboro k penetris tra la fenestroj en la palacon k eljetis de tie dokumentpaperaĵojn straten. Nun iu manifestacianto havis la malfeliĉan ideon, ekbruligi tian paperaĵon k reĵeti ĝin brulanta en la palacon. Krom tio kelkaj bruligis la vastajn karboprovizojn en la kelo de l’ palaco, k baldaŭ la flamoj disvastiĝis pli k pli.

— pàgina 5 —

SENNACIULO 5

LA DU KONTRASTOJ

Grodnano

Usono k Sovetio, la du citadeloj de la du mortbatalantaj klasoj.

En la unua regas la plej rafinita kapitalismo, kiu estas modelo por ĉiuj alilandaj ekspluatistoj. En la dua regas laboristaro k konstruas la novan socion, kiu estas modelo por aspiroj de ĉiuj alilandaj ekspluatatoj. En la unua ĉiam floras la plej sovaĝa ŝovinismo k rasa malamo. Usonaj SAT-anoj ĉiam raportas pri teruraj mortigoj k linĉoj fare de blankuloj al negroj. Kaj liberburĝaj leĝoj nur favoras al tia spirita stato. En la dua floras unika en la mondo naciegalo. Jen trafis Sovetion la splitoj de Usono: negro Robinson k blankaj laboristoj Lujs k Braŭn. Laŭ malnova, kutima, besta malamo la blankuloj batis la negron.

En Usono ili ne nur batus: la preterpasantoj ariĝus amase, k okazus bela linĉo. Sed en Sovetio la batemulojn oni metis antaŭ tribunalon. La 29. aŭgusto en Stalingrado okazis la proceso. 10 diversnaciaj laboristoj estis akuzantoj. La tribunalo rekonis pruvita, ke la krimo okazis pro rasa malamo, k verdiktis malliberigi ĉiun el la du kulpuloj po du jaroj. Sed atentinte, ke la rasan malamon enradikigis al la batintoj kapitalisma sistemo de ekspluato al «malsuperaj» rasoj, la tribunalo anstataŭis la malliberigon per ekzilo elinter la limoj de Sovetio por 10 jaroj. La kulpuloj dum la proceso plene komprenis sian fiagon, petis pardonon k permeson resti por labori en Sovetio.

Ili ricevis bonan lecionon pri naci-toleremo, kiun ili neniam spertus en Usono. Ĉar imperiismo, «la lasta stadio de l’ kapitalismo», sennaciigas nur kapitalon k ekspluaton, sed en la kapoj de siaj sklavoj kreskigas la plej sovaĝajn rasajn k naciajn superstiĉojn por pli oportune sklavigi ilin.

Se kelkaj sennaciistoj, kiuj opinias la imperiismon unu el la vojoj al sennaciismo, ekirus tiun vojon, ili trafus inter la sklavojn, absorbitajn de ŝovinismo k rasa malamego k nur sennaciece ekspluatatajn. Por atingi veran sennaciismon k eviti tiun erarvojon, ni ĉiam alte tenu la torĉon de hela, freŝa, sana klaskonscio!

TENDARO DE LA ISK-JUNULARO

SAT-ano 11304

De partopreninto de tendaro, kiun aranĝis la junularo de ISK (Internacio de Socialista Kunbatalo) de la 13-a ĝis 20-a de julio 1930, ni ricevis jenan raporton:

Veturinte tutan nokton en plenplena vagono, ni Hamburganoj alvenis je la 6.50-a matene en Hann.-Münden (Mezgermanio). Kune kun nord- k sudgermanaj Gek-doj ni tiam marŝis kun ruĝaj flagoj tra la urbo al nia kampadejo. Ĝojkrie nin salutis la jam alvenintoj. Je la 11-a komenciĝis la komuna starigo de l’ tendaro. Vespere ĉiu K-do enloĝis sian loĝ- k dormlokon en nia nov-konstruita vilaĝeto. Baldaŭ oni ankoraŭ nur povis aŭdi la basan ronkadon de l’ dormantoj k la obtuzajn paŝojn de niaj noktaj gardistoj.

Trumpeta signalo anoncis al ni la novan tagon. Kompreneble ni dediĉis parton de l’ tago por necesaj laboroj kiel: pretigi la tagmanĝon, havigi brulaĵon, purigi la tendvilaĝeton k. a. Tamen ni ankoraŭ havis multe da tempo por bani nin, migri, sporti, ludi ktp. Ni eĉ povis pretigi murgazeton.

Pri nia pliklerigo, miaopinie la plej grava afero, estis bone zorgate; funkciis ekzemple: sportgvidanta kurso, fotokurso, migrogvidanta kurso ktp. La kompatinda gvidanto de l’ ŝtrumpriparkurso ne havis multe da bonŝanco; li ĉiam estis sola. Verŝajne jam ĉiu K-do majstras ĉi tiun «arton». Tre vigla intereso montriĝis por la esperanto-kurso, kiu estis vizitata tute internacie. Estis uzata la rekta metodo. Jen estis tre ĝojiga, kiam ekzemple ĥino diris: «En la poŝo estas telero, butero, kulero, tas(er)o, kulerego, pano k krajono», unue ĉar ni bone komprenis lin, k due ĉar en la poŝo estis tia ĥaoso. — Vespere ni plej ofte okazigis teatraĵon, kiu progresigis nian politikan pliklerigon. — Iun posttagmezon ni organizis diskuton pri la temo: Ĉu la junularo havas politikan taskon? Vespere K-dino M. Speĥt parolis ĉe giganta bivak-fajro pri la deveno k evoluo de ISK. Ŝi klarigis al ni, kiel la mortinta filozofo Leonardo Nelson kiel unua de la filozofa vidpunkto komencis la potencan batalon praktikan kontraŭ ĉiu maljusto; kiel li unue varbis K-dojn inter la intelekt-

Jen, kiel estiĝis la brulo en la justecpalaco, sed, se la polica murdistaro per sia fikrimula agado ne estus ĝin provokinta, neniu estus pensinta pri tio.

Kiam la unua manifestacia amaso, tiu el elektrolaboristoj, atingis Ringstraton antaŭ la universitato, sur la universitata balustrado kelkaj studentoj mokis la laboristojn. Post tiu provoko kelkaj elpaŝis el la amaso, ŝtormatakis la mokantojn, k je tiu okazo unu policano sur la balustrado hakis per la sabro ĉirkaŭ si kiel frenezulo. Nun estis jetataj ŝtonoj k fenestrovitroj krakis. Sed tio estis nur nemultminuta epizodo. La laboristaj ordigantoj sukcesis envicigi la elpaŝintojn k la marŝado daŭris orde k paceme.

Je la sama tempo, kiam la elektrolaboristoj marŝis en Ringstrato de la universitato al la parlamentejo, alvenis la magistrat-oficistoj. Estis la momento antaŭ la unua rajdatako jam priskribita.

Por esti absolute objektive: la atakoj de la rajdanta policistaro furiozigis la homojn tiom, ke, kie ajn izolita policisto vidiĝis, li estis terure batita, sed oni ne forgesu: nur post antaŭaj, sufiĉe longaj mortiga galopado k provokado de la policistaro.

Dum rajdantoj plenumis tion en Ŝmerlingplaco (placo, en kiu staras la justecpalaco) k la amaso ŝtormatakis la palacon k ekbruligis ĝin, furiozis terura batalo en Liĥtenfelsgase. La terurkriado de l’ dispelitoj k vekriado de l’ batitoj eltiris de Stadiongase k Ringstrato grandajn homamasojn en Liĥtenfelsgase (strato kontraŭ la urbdomo k proksime al Ringstrato). La malmultnombra areto da policistoj, kiuj tie patrolis, estis puŝitaj en batalon kun la manifestaciantoj. Kelkaj policistoj pafis el siaj revolveroj en la amason. Nun ĉi lasta sin jetis kontraŭ ili. La policistoj forkuris en la policejon en Bartenŝtajngase k pruvis forteni la sieĝantojn per revolverpafoj. Ĉiu pafo el policrevolvero, ĉiu el la sangaj mortintoj k vunditoj, kiu estis forportata, pli ekflamigis la furiozon de l’ amasoj. La policejo estis atakprenata k dum la policistoj forkuris trans ŝtupetaron k tegmentojn, la amaso detruis k ekbruligis la policejon.

La reakcia, klerikala, registara gazeto «Reichspost» (Regna Poŝto) skribis mensogan, cinikan gvidartikolon pri la absolva juĝo de la krimuloj, kiuj murdis la laboristojn, kun la titolo «klara juĝo». Pro indigno je tio, parto de la manifestaciantoj, sekve de la voko de iu homo, «for al Rajĥspost!», marŝis de la justecpalaco al la redakcia domo de tiu gazeto, rompis la pordegon k penetrinte en la domon, detruis ĉion, kion ĝi povis. (Daŭrigota.)

[REKLAMO p.5] REVOLUCIO EN LA LINGVOSCIENCO. Jafetida lingvoteorio de akademiano N. Marr. Skizo de A. P. Andreev. 68 paĝoj. Prezo: 0,60 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio. — (vertikale:) 9-a vol. Serio: Scienco. Biblioteko de Sennaciulo

— pàgina 6 —

6 SENNACIULO

uloj, sed poste ĉefe inter la laboristoj, inter la samaj laboristoj, por kiuj li ja batalis tiun ĉi batalon. Antaŭ ĉio K-dino Speĥt montris la maljuston, kiun kaŭzas la hodiaŭa instruo kune kun la eklezio, ĉar per la eklezia ekspluatado la homoj ne nur spirite iĝas sklavoj, sed ĝi ankaŭ ebligas al la kapitalistoj la daŭran materian subpremon al laboristaro k kamparanaro.

La lasta tago: kun ruĝaj flagoj nia manifestacio sin movis jam posttagmeze tra la urbeto Hann.-Münden. Vespere ni marŝis al la magistratejo; sur la urbdoma altano nun flirtis niaj ruĝaj flagegoj, dekstre k maldekstre staris afiŝegoj kun la surskribo: «Batalon al ĉiu maljusto!» k «Eksiĝu el la eklezio!». Indiĝenaj laboristoj amasiĝis ĉirkaŭ ni. Post parol-ĥoro k la kantado de «Fratoj al sun’ . . .» K-do E. Irmer parolis pri la terura senlaboreco en Eŭropo, la spirita eklezia ekspluatado k la turmentega subpremado en la kolonioj kaŭzata de eŭropaj kapitalistoj. Tiam li kontraŭstarigis la malpotencon de la hodiaŭa laboristaro. Li klarigis, kiel necesa pro tiuj faktoj estas politika edukado en la senco de Lenin. Kaj kiel nepre necesa estas, konsiderante la respondecon, kiun havas la maljunaj k junaj K-doj, la socialistaj postuloj pri eks-ekleziiĝo k abstinenco. Ĉar de la eklezio k de alkoholo devas esti libera la spirito de socialisto, se sukcese li volas labori por sia celo. Li finis per la voko: «Liberon donos al popoloj nur ĝia propra forta man’.»

Torĉmanifestacio finis la impresan kunvenon.

Dimanĉo estis la tago de l’ adiaŭo. Kaj nun ĉio revenas al la laboristara vivo. Pasinta estas la semajno, kiu precipe tial estis tiel bela, ĉar oni ne donis la plejan laboron al nur kelkaj Gek-doj, sed komune plenumis ĝin, ĉar oni sin subtenis reciproke, ĉar oni ne nur dancis k ludis; unuvorte: ĉar oni provis vivi kiel eble plej socialiste.

Civila helpservo de militkontraŭuloj

Formiĝis Komitato de Civila Interhelpa Servo kun la apogo de Romen Rolan (Romain Rolland), kies organizantoj ĉefe estas militservo-rifuzantoj pro konscienco; gvidanto estas la socialista profesoro Serezol (Cérésole) en Svisio. La Komitato funkciigis jam tiun internacian helpservon ĉe subakvigaj katastrofoj en Liĥtenŝtajno k Sudfrancio. Ĉiuj bonvoluloj estas akceptataj, escepte tiuj, kiuj ne havas la volon kontraŭstari la militon nek la deziron forigi ĝin. Informojn donas: H. Roser, 12, rue Guy de la Brosse, Paris (5).

MI VOLAS SCII . . .

Respondo al K-do M. M. (102). — Kelkan tempon antaŭ la Kongreso iu K-do el Germanio sendis al mi 4 kajerojn de la «Kunligilo». La sendinto ne konigis sian nomon k sekve mi ne scias, kiel li mem povis havigi al si tiujn kajerojn. Supozeble li mem estas Kompartiano k pro tio ricevis tiun «Kunligilon», kiu estas la organo de Internacia Komunista Esperantista Frakcio (IKEF) k «nek aĉetebla, nek vendebla»!!! La kvar kajeroj havas sume 43 grandajn paĝojn, kio pruvas, ke tiuj partianoj laboras diligente k tiurilate imitinde. Tiu organo havas nenian originalecon. Oni povas legi en ĝi, ekzemple, ke la gvidanto de SAT estas «vulpo en ŝaffelo», ke la redaktoro de «S-ulo» estas «batita hundo, kiu bojaĉas», k. a. s.-ĝentilaĵojn. Se estus pruvite, ke sufiĉas havi en la poŝo partibileton por esti la plej lerta, sindona k honesta gvidanto de senpartiecaj organizoj, oni preskaŭ povus konsenti kun la enhavo de la «Kunligilo». Sed, sed??!! Oni tamen ne kredu, ke la «Kunligilo» estas plenigita nur per insultoj; ĝi enhavas ankaŭ materialon, kiun devos havi tiuj, kiuj volos verki objektivan historion pri nia movado. En la «Kunligilo» troviĝas plej konvinkaj pruvoj pri la skismaj klopodoj de kelkiuj. Tial mi profitas la okazon por danki ĉi tie la nekonatan K-don, kiu sendis al mi tiujn dokumentojn. Sed li estas «perfidulo», certe pensos kelkaj legantoj. Estas vere, ke li «perfidis» intrigon, kiu tute ne utilas al la vera komunismo k povas tre domaĝi al SAT. Fakte la «perfidulo» estas honesta komunisto k SAT-ano. Oni ja devas distingi la homojn, kiuj servas la komunismon, el tiuj, kiuj volas servigi la komunismon al si. — E. L.

Cent francajn frankojn

— modestan ŝparaĵon sian — donacis K-do «Bolŝeviko», por ke 10 grupgvidantoj en Sovetio povu ricevi dum 3 monatoj «S-ulo-n»! Ĉu vi ne trovas laŭdinda k imitinda tiun faron, K-do nesovetiano?

Ne forgesu ankaŭ vi

en la nunaj cirkonstancoj, subteni la esp. K-dojn en Sovetio, kiuj kontraŭvole devas ĉesigi sian abonon . . .

DISKUTEJO

Kulturtaskoj

Normigo, maŝinigo, uniformigo ktp., jen la signoj de l’ burĝa reĝimo. Ne eĉ unu minuton de mia libera tempo mi oferos por labori por tiaj celoj, ĉar dum la tuta labortago mi ja estas devigata labori por tio, laŭ ordono de la fabrikposedantoj. Jes, mi instruas k propagandas la normigitan lingvon al miaj Gek-doj, sed nur pro tio, ĉar utila ĝi estas por nia klaso, k burĝoj ne instruas ĝin al ni. Tutcerte mi ankaŭ uzas laŭpove ĉiajn aliajn avantaĝojn de la normigo por batali k plibeligi la vivon. Sed la normigo ne donas nur profiton, ĝi ankaŭ multege domaĝas al ni. (La monotona labormaniero specialigita ekzemple tiel kripligas la korpojn, ke oni laŭ formo k aspekto de iu homkorpo precize povas diri, kian profesion la koncerna persono havas.)

Kiam mi legis la «Kulturtaskoj»n de K-do Krjukov, mi tuj devis pensi al formikejo, en kiu ĉiu unuopa formiko havas sian devon. Nur difinita parto zorgas pri gvidado de l’ tuto, alia parto nur laboras, alia parto nur naskas, alia parto nur militas.

Estas tre klare por mi, ke la homaro emas evolui en tiu direkto (la «Kulturtaskoj» de Krjukov bone pruvas tion), sed nia tasko estas serĉi rimedojn por forigi la domaĝojn, kiujn havas ĉia normigo al la homa korpo k vivo. K-do Krjukov skribis, ke burĝoj mokridos pri liaj «Kulturtaskoj». Mi diras, jes, ili mokas, sed ne, ĉar malgravaj ili estas, sed ĉar la laboristoj prenas laborojn de sur iliaj ŝultroj, kiujn ili (la burĝoj) mem devus plenumi.

Ni laboristoj tro longe jam batalis por la interesoj de la potenculoj. Kial nun ankaŭ sur kultura kampo oferi nian tempon? — Teorio ofte ŝajnas esti belega afero, sed la realo montras oftege tute alian flankon. Kian efikon havus ekz. la propono de Krjukov, ke ĉiu homo portu unukolorajn vestaĵojn dum funebro? Tion ni jam nun povas observi. En Germanio la moro postulas, ke parencoj de iu mortinto portu nigran vestaĵon. Mi kiel feliĉa posedanto de nigra kostumo trankvile povas atendi la formortadon de mia tuta parencaro, sed ve al la malfeliĉulo, kiu ne posedas nigran kostumon: oni supozos, ke li ne amas la mortinton. Lia malhavo de nigra kostumo nepre estos juĝata kiel bato kontraŭ la «bona moro». Alia ekzemplo: La fabrikoj por ŝuoj k botoj pli k pli normiĝas (Batta) ne nur nacie, sed internacie; kiel sekvon mi vidas ne pli malkarajn botojn, sed internacian pied-kal-forig-industrion.

Do permesu, kara K-do Krjukov, ke

— pàgina 7 —

SENNACIULO 7

ni taksas viajn «Kulturtaskoj»n kiel evoluteoriojn de l’ homaro, sed nur parte kiel taskojn por nia klaso. 8384.

TRA ESPERANTIO

INTER NI

— Via dubemo ne havas mian simpation. Estas neeble dubi pri ĉio. Ĉu vi mem iel ne kredas je esp-o k SAT? Por labori oni bezonas fidon k kredon.

— Neniam mi diris, ke oni devas pridubi ĉion. Estas nedubeble, ke lastan semajnon aperis ĉi tie iu «Inter Ni», k ke ĝi venigis al mi la ĉi supran rimarkigon. Estas tute certe, ke nun mi tenas skribilon por pli detale klarigi mian penson. La dubo sekve devas esti relativa k limigita ĝia kampo.

Oni ne povas dubi pri la ekzisto de esp-o, pri la ekzisto de SAT; sed neniu povas havi la certon, ke la unua estas la ununura solvo al la problemo pri tutmonda interkompreniĝo k ke la dua estas la plej taŭga organizformo. Oni povas, oni eĉ devas dubi pri tio, ĉu esp-o triumfos, ĉu SAT ne detruiĝos. Esp-o ne ekzistas en si; ĝi vivas nur per nia komuna volo k estus danĝere kredi, ke nenio povas ĝin detrui. La samon oni povas diri pri nia organizo.

Kiu entreprenas vojaĝon, tiu tute prave povas dubi, ĉu li atingos la celon. Tamen ĉiutage homoj ekvojaĝas. Mi tute ne bezonas havi «fidon» k «kredon» por labori. La K-doj kunfondintoj de SAT povus atesti, ke mi ĉiam estis la plej dubema el ĉiuj pri la vivkapablo de nia Asocio. Kaj tamen mi laboris. La eksperimento ŝajnis al mi interesa k inda je oferoj. Tial mi oferis al ĝi tempon, energion k ceteron.

Proletoj ne povas dubi, ke ili estas ekspluatataj, k tiu certo devas instigi ilin trovi vojon por forigi la ekspluatadon. Ne ĉiuj elektas la saman vojon; pro tio ekzistas diversaj inter si konkurencaj organizoj. Pri la vojo estas permeseble dubi.

Homoj konstatas, ke ili vivas k sentas en si bolantan energion, kiu devas ŝpruci. Temas decidi pri la maniero utiligi tiun energion. Iuj diboĉas, kartludaĉas aŭ preĝas al dio k tiel pasigas sian liberan tempon. Aliuj serĉas malsimilan vojon por disŝuti sian energion k elektas tiun, kiu ŝajnas al ili plej inda, saĝa k nobla; tiel kreiĝas ĉe homoj iu vivid ealo, kiu fariĝas por ili obeinda leĝo. Kiam homoj agas laŭ la principoj, kiuj konsistigas tiun idealon, ili sentas en si moralan ĝojon; en mala okazo — malestimon al si.

La malfacila flanko de l’ problemo kuŝas en tio ĉi: Kiel eduki la homojn, ke ili elektu indan, belan, noblan vivmanieron? Kiel atingi, ke ĉiu el ni preferu perdi la vivon ol perfidi la vividealon, kiun li starigis al si? La respondo al tiuj demandoj transirus la kadron de ĉi tiu rubriko k mi limigos min per unu aserto-konsilo: celi vivi heroece. Kaj ekzistas iuspeca heroeco, kiu postulas ĉiutagan zorgon; ĝi estas la plej malfacila pro sia ĉiutageco. Estas ja pli facile morti sur barikado aŭ militkampo dum ekscitiĝo k iafoje ebriiĝo ol ĉiutage plenumi zorge k akurate taskojn libere akceptitajn. Homoj alvenas akurate al sia laborejo, tial ke ili timas la mastron; sed ili ne venas akurate al kunvenoj.

Vere liberpensanta homo ne bezonas «fidon» k «kredon» je io ajn por esti instigata labori. Sed estus kruele forpreni la lambastonojn de krura kriplulo; same ni ne riproĉu la kredon al tiuj, kiuj bezonas ĝin por agi.

La dubemo rilatas al la teknika menso, la kredo al la religieca. Ambaŭ mensoj reprezentas malsaman stadion de la cerba evoluo. Pri multaj demandoj malsame evoluintaj mensoj ne povas interkompreniĝi. Ateisto k deisto fakte ne parolas la saman lingvon, eĉ uzante la samajn vortojn.

Pastroj k politikaj gvidantoj neniam predikas dubemon. Ili ja bezonas kredantojn. Nia Asocio estas nek eklezio nek partio, tial estu al SAT-anoj permesite dubi. E. L.

POR EVITI LA RIFON

[BILDO p.7 | 38,37,56,45] Granda nigra triangulo, simbolo de rifo, inter la vortoj de la titolo.

5. LISTO:

Feurer (N. Y.) 1,36 mk. g.; Boé (Aigny), 5 fr. fr.; Bonnet (Alger) 15 fr. fr.; Muribo (Oslo) 5 kr. norv.; Lindt (Zittau) 2 mk. g.; A. Soares, 20 fr. fr.; Otsen-Amsterdam (12 715) 0, 83 mk. g.; Esp. Klubo «La Tagiĝo» (Boras) 5,50 mk.

KOMUNIKO DE LA ORGANIZA KONGRES-KOMITATO

Kritikaro. Ni volas kolekti la kritikojn pri la 10-a SAT-Kongreso, por ke la organizontaj Gek-doj de venontaj kongresoj povu lerni el niaj eraroj, mankoj k spertoj k plibonigi. Tial ĉiu kongresano bonvolu sendi kritikon al K-do Joel Sulsky, 19, Leyton Rd., Harpenden (Herts), Anglio, rilate al bonorganizitaj, malbonorganizitaj, ankaŭ rilate al neokazintaj aŭ fuŝe aranĝitaj kunvenoj, pri la kunvenmetodo, la laborkunsidoj, pri la tuta kongreso. Diru, kion vi plibonigus. Kritiku la OKK, la estraron k la kongresanojn. Uzu laŭeble formaton 210×297.

Fotografaĵaro. Ni volas kompili bildan protokolaron pri la 10-a SAT-Kongreso. Tial ĉiu fotinta kongresano bonvolu sendi al K-do Francisko Moravec, Gross-Ottersleben, Bez. Magdeburg (Germ.), Benneckenbeckerstr. 12, po 2 bildoj de siaj fotoj k aldoni detalan priskribon (kiam, kie, kiu, kio). Sendu bildojn pri la alvojaĝo, pri antaŭkongreso, pri ekskursoj, manifestacioj, renkontiĝoj, pri la laboro, ĉiujn. Uzu laŭeble fotan paperon 9×12 (se la bildoj estas malpli grandaj, lasu blanka la neuzitan spacon de papero) k por la priskribo paperon de 148×210.

Post kompilo, ni intencas rondsendi la fotaron. MOR.

[BILDO p.7 | 64,45,92,62] Foto: biciklanto sur biciklo kun pakaĵoj antaŭ fervoja vagono; dekstre supre enmetita portreto de barba viro kun okulvitroj.

K-do Peraire, SAT-ano 9344, mondvojaĝanto, kiu bicikle en julio 1928 forlasis Francion kun germania K-do k sukcesis, helpite de esp. K-doj, trapasi tutan Sovetion. Lia lasta sciigo venis el Vladivostok. Nun li iros al Saigon en Hindo-Ĉinio.

ĈU NIA ALFABETO BEZONAS NOVAJN LITEROJN?

Legante diversajn esp. literaturaĵojn k gazetojn, oni rimarkas ĉiam novajn literojn, ne kompreneblajn por granda nombro da esp-istoj. Ekzemple

[REKLAMO p.7] Se vi volas legi bonan prolettendencan literaturon en esperanto, abonu al LA NOVA EPOKO monata organo de SAT! Unuopa kajero 0,35 mk. g.

— pàgina 8 —

8 SENNACIULO

la literoj ä, ë, ö, ü, y, ktp. estas eĉ tro uzataj, kio tiom pli nekomprenebligas nian lingvon. Necesas almenaŭ iuj klarigoj de aŭtoro aŭ redakcio. Multaj personoj cerbumadas pri la signifo de tiuj literoj ne trovante solvon.

En «S-ulo» n-o 307 K-do Jief substrekis la neceson enkonduki ü k ö. Mi mem pretas konsenti kun ĉiuj novigoj utilaj; sed mi forte kontraŭstaras barojn. Mi estas certa, ke esp-o multe ŝanĝiĝos, se oni uzos ĝin jam ĝenerale. Tio devos okazi, ĉar ĝi devos pliriĉiĝi, plibeliĝi, unuvorte fariĝi utila, plej konforma al necesaj, plej diversspecaj pens-esprimoj. Kaj malgraŭ multaj kontraŭuloj inter esp-istoj al tiuj novigoj en esp-o, la evoluo ne haltos, ĉar ĉio, kio kapablas vivi, devas disvolviĝi, evolui.

Kiel mi scias, ö en germana sono tute ne diferencas de e; ĝi nur estas nepra gramatika fleks-regulo por tiu lingvo. Konsekvence ĝia signifo en esp-o havas nenian avantaĝon. Ja okazas, ke en nacia lingvo oni ĝin iom malsame prononcas; do tiom pli por esp-o ĝi ne estas uzebla, k anstataŭ helpi, ni malutilus. Se ni permesus tion, ke ĉiu nacio trovus ion «taŭgan» k certe ne malpli stultan, baldaŭ poloj postulus enkonduki ó, kiu sonas kiel u, estante nur gramatika ekvilibraĵo. Alinacianoj ankaŭ eltrovus ion ktp. Sekve ni ne povus ĉion konsenti.

Se jam oni traktas pri novaj literoj, tiam pli da ŝancoj havus tiuj, kiujn prononcas plimulto el loĝantoj en civilizitaj landoj. Kompreneble, ke japanoj, ĉinoj k. a. devas ankaŭ klarigi, kio estas por ili facila aŭ ne. Ekzemple literon ł — malmolan l — prononcas angloj, rusoj, poloj, ukrainoj, blankrusoj, flandroj k. a.; nur por francoj k germanoj ĝi estus malfacilaĵo. Multe uzata ankaŭ estas y kiel malmola i, ne malpli necesa ol ü. Mi ne kontraŭstarus enkonduki literon ü, sed neniam konsentus al ä, ö, ĉar ili sonas kiel e, kiu lasta sufiĉas.

Necesus tamen ĉiam bona klarigo per multflankaj ekzemploj pri ĝusta prononcado. A. Neceveki (5981).

ANKORAŬ GAZETSERVO EN ESPERANTO

La sekretariejo de l’ IAO (Internacia Antimilitista Oficejo) en interkonsento kun la Intern. Antimil. Komisiono decidis fari provon rilate al eldono de sia Gazetservo en esperanto. Dume la eldonoj en franca, germana, angla k nederlanda lingvoj restas. En la unua n-o (1. aŭg.) la estraro — unu estrarano estas cetere SAT-ano — turnas sin al la esp. K-doj, k speciale la partoprenantoj de l’ SAT-Kongreso, kun peto subteni tiun entreprenon. Adr. de l’ sekr.: Alb. de Jong, Laŭrierstraat 127, Haag, Holando.

ESPERANTISTAJ INSTRUISTOJ!

Necesas konstati, en kiuj lernejoj de l’ mondo dum la tempo de l’ lasta kvaronjaro (1. 10.—31. 12. 30) esp-o estas instruata en lernejoj. Ĉiuj kolegoj estas kore petataj sciigi pri la koncerna lernejo (nomo en nacia lingvo per latinaj literoj, nomo k grado en esp-o) k preciza propra adreso k aldoni notojn, kiuj ŝajnas necesaj por klarigi la situacion. Rezulton ni konigos en la esp. gazetaro. Materialon sendu, plej malfrue ĝis fino de l’ jaro, al sekretariino de «Kunlaborado» (IALA), f-ino Mart.[?] Myelke[?], Brandenburgische Str. 5, I, Berlin-Südende.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Oficiala Jarlibro de la Esperanto-Movado 1930. UEA, 1, Tour de l’ Ile, Genève. 406 pĝ. Form. 11×15½ cm. Prezo: 5 svis. fk., ricevebla per aliĝo al UEA.

En la SAT-Jarlibro estas presitaj la adresoj de ĉiuj SAT-anoj laŭ alfabeta ordo de l’ lokoj sur la terglobo (sendepende de landoj). En la UEA-Jarlibro ni trovas nur la adresojn de la Delegitoj (=Perantoj), Vicdelegitoj, grupoj, kunvenejoj, k krome rekomendindaj hoteloj laŭlande grupigitaj. La enciklopedia parto enhavas informojn pri la esp. gazetaro, diversaj servoj, esp. organizoj, radio-statistikon ktp. La libro estas klare k bele prezentita k certe utila por turistoj, komercistoj k similaj internaciajn rilatojn serĉantaj personoj. N. B.

S. Grenkamp-Kornfeld, Kompletny Samouczek jezyka Esperanto (lernolibro laŭ gramatika metodo por pollingvanoj) kun antaŭparolo de prof. A. Cotton, Paris. 1930. Eldonejo Esperantista Voĉo, Jaslo, Polio. 71 pĝ. Form. 11×16 cm. Prezo: 1.25 zl.

Tiu gramatiko por pollingvanoj, entute rekomendinda, karakteriziĝas per siaj tre mallongaj ĉapitroj, kiuj traktas po unu el gramatikaj reguloj aŭ afiksoj. La ekzercoj k ekzemploj estas dankinde sufiĉe ampleksaj k ripetaj, la vortaro miaopinie tro riĉa por tia libro, k kvankam la vortoj estas alfabete ordigitaj en la unuopaj ĉapitroj, oni trovos malfacile iun serĉatan vorton sen listo de ĉiuj uzitaj vortoj en la fino de la libro. Indekso mankas. N. B.

Adreslibro de Filatelistoj. Jaro 1930. Eld. Vladislav Lekowski, ul. Napoleonska, Piastow, kolo Warszawy. Polio. Form. 14×21 cm. 30 pĝ. Prezo 2 mk. g. (2.50 zl. en Polio).

Tiu libreto estas presita en pola, esperanta k germana lingvoj. Krom la faka parto ĝi enhavas kelkajn poresp. notojn k artikolojn, ankaŭ anoncon pri SAT k ĝiaj organoj. Inter la esp-istoj ja troviĝas sufiĉe da interesuloj por tiaj broŝuroj, por pravigi la esp.-lingvan parton.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»: Der Republikaner, Mulhouse, 11. 9. (Lib. Paĝo 309).

Priesper. artik. k notojn enhavis: Neue Zeitg., München/Nürnb., 1. 8., 11. 8., 22. 8., 25. 8., Lokomotivm. Tidning. Stokh., 15. 7., 1. 8., 1. 9., Signalen, Stokh., 11. 9., El Socialista, Madrid, 13. 9., Newyorker Volkszeitg., Novj., 3. 9.

Pri SAT-Kongreso raportis: Newy. Volkszeitg., 3. 9.

Peresper. materialon enpresis: De Urn, Amsterdam, sept. (mencias SAT), Neue Zeitg., München/Nürnb., 4. 8., 8. 8., 12. 8., 20. 8.

NIA POŜTO

10 662. — Ni uzos viajn trad. en «LNE», sed ne povas jam difini la kajeron. En «S-ulo» nuntempe mankas loko por viaj lit. manuskriptoj.

B. C. Miller. — Vi iel pravas: oni povas diri «en la servo al . . .» En p. 382 la konc. vorto rilatas la «kontraŭulojn de esp-o». Pri «analfabeto» vd. Plenan Vortaron. Red.

NEKROLOGO

La 29-an de aŭgusto mortis pro akcidento en laborejo, en aĝo de 36 jaroj,

K-do MIĤAELO HEROLD (SAT-ano 16 533), ĉarpentisto.

Li estis plej progresinta k plej serioza lerninto el niaj pasintjaraj kursoj. Pro la pel-sistemo en lia laborloko (domkonstruado) li ofte estis negrave vundita, ĝis fine la kap. laborsistemo viktimigis nian K-don.

Honoron al lia memoro!

SAT-Rondo Novjorka (29).

ATENTU NATURAMIKOJ!

Kelkaj Gek-doj en nia naturamika grupo deziras koresp. kun Gek-doj el ĉ. landoj pri naturamika, turisma movado. Adr.: K-do Paul Schurer, Hauptstr. 40 B, Frankenhausen a. d. Pleisse (Germanio).

ENHAVO

paĝo
La fera kalkanumo jam estras Usonon 1—2
Sciigoj el Germanio 2
Laborista ŝakklubo 2
Inter- aŭ sennaciismo 3—4
La klasbatalo tra la mondo 4
Memoro je la 15-a de julio en Vieno 4—5
La du kontrastoj 5
Tendaro de la ISK-Junularo 5
Civila helpservo de militkontraŭuloj 6
Mi volas scii 6
Diskutejo 6—7
Tra Esperantio 7—8

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

Núm. 314, 9 d’octubre de 1930

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

7-a JARO, N-o 314 — LEIPZIG, 9. /10. 1930

[BILDO p.1 | 30,4,68,13] Terglobo kun meridianoj kaj paraleloj, antaŭ ĝi kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

KARLO MARKS PRI HINDIO

Mi intencas en ĉi tiu artikolo konkludi¹ miajn observojn pri Hindio.

Kiel estis starigata la angla superregado en Hindio? — La supera povo de l’ Granda Mogolo² estis rompita de la vicreĝoj mogolaj, la povo de l’ vicreĝoj estis rompita de la maratoj³, la povo de l’ maratoj estis rompita de la afganoj, k, dum ĉiuj batalis kontraŭ ĉiujn, la britoj invadis k povis, sen fortostreĉoj, ilin ĉiujn subigi. Lando dividita, ne nur inter mahometanoj k hinduanoj, sed inter triboj k triboj, inter kastoj k kastoj, socio, kies trabaro estis formita el speco de ekvilibro rezultanta de la ĝenerala antipatio, kiun havis ĉiuj membroj unuj kontraŭ la aliaj, de la malkapablo, en kiu ili estis toleri sin reciproke, ĉu tia socio, tia lando ne estis rabaĵo antaŭdestinita? Ni povus ĝin aserti, eĉ se ni nenion konus pri la pasinta historio de Hindustano, pro la sola fakto, ke en nuntempo Hindio estas tenata submetita al Anglio per armeo el hinduoj, pagata per hindua mono. Hindio, en tiu ĉi periodo, ne povis eviti la destinon esti konkerata, k ĝia tuta historio pasinta, se oni povas nomi tiun ĉi pasinton historio, estas nur sinsekvaj konkeroj, kiujn ĝi trasuferis. La hinda socio havas nenian historion, almenaŭ nenian historion konatan. Kion ni nomas ĝia historio, tio estas nur la historio de l’ sinsekvaj invadintoj, kiuj starigis siajn imperiojn sur la inertaj fundamentoj de tiu ĉi malagema k senmova socio. La demando, konsekvence, ne estas scii, ĉu la angloj havis la rajton aŭ ne, konkeri Hindion, sed tiu — scii, ĉu ni preferas la Hindion konkeritan de l’ turko, perso aŭ de l’ ruso al la Hindio konkerita de l’ anglo.

¹ Du artikoloj antaŭiris. Marks verkis ilin antaŭ 77 jaroj por la usona jurnalo Novjorka Tribuno, okaze de la konstruado de l’ unuaj fervojoj en Hindio. (Ĉi tiu noto k sekvantaj estas de l’ tradukinto.)

² La grandaj Mogoloj, mahometanaj suverenoj en Hindio.

³ Hindua popolo, loĝinta en la regiono de l’ nuna Bombe (Bombay).

Anglio devas en Hindio plenumi duoblan mision: unu detruan, alian rekonstruan; ĝi devas nuligi la malnovan azian socion k meti la materiajn fundamentojn por la okcidenta socio en Azio.

Araboj, turkoj, tataroj, mongoloj, kiuj sinsekve trapasis Hindion, «hinduiĝis» rapide, ĉar la konkerantoj estis barbaroj, laŭ eterna leĝo de l’ historio, konkeritaj mem de la supera civilizo de iliaj subigitoj. La britoj estis la unuaj konkerantoj, kiuj havis civilizon superan al tiu de l’ konkeritoj; konsekvence, ili estis neatingeblaj en sia civilizo. Ili do detruis ĝin frakasante la indiĝenajn komunumojn, detruante la indiĝenan industrion, egaligante ĉion, kio estis granda k alta en la indiĝena socio. La historio de ilia regado super Hindio raportas apenaŭ ion alian ol tiun ĉi detruadon. La laboro de l’ rekreado manifestiĝas apenaŭ ete tra amaso da ruinoj. Tamen, ĝi estas komencita.

La politika unuo, unuo pli solida k etendiĝanta pli vasten ol iam estis farita sub la Grandaj Mogoloj, estis, por Hindio, la unua kondiĉo por ĝia rekreiĝo. Tiu ĉi unuo, trudita de l’ brita glavo, estos nun fortigita k ĉiamigita per la elektra telegrafo. La indiĝena armeo, organizita k ekzercita de la brita serĝento-instruanto, fariĝis la «sine qua non» (nepra kondiĉo) por la emancipiĝo de Hindio per si mem, por Hindio ĉesanta esti la rabaĵo de l’ unua fremda invadanto. La preslibero, unuafoje enkondukita en azia socio, k donita ĉefe pro komuna deveno de hinduoj k eŭropanoj, estas nova k potenca rekonstrua faktoro. La sistemoj de Zemindar [?] k Rajotvar (Ryotwar) mem¹, kiom ajn abomenaj ili estas, entenas du formojn distingajn de privata posedo de l’ grundo, tiu ĉi granda deziro de l’ azia socio. La hindaj indiĝenoj, kvankam edukitaj malgrandnombre k kontraŭvole en Kalkuto, sub la brita kontrolo, naskis novan klason, dotitan per la necesaj konoj por regi k influitan plene de la eŭropa scienco. La vaporo komunikigis Hindion per rapidaj k regulaj rilatoj kun Eŭropo; ĝi kunligis ĝiajn ĉefajn havenojn kun tiuj de l’ tuta Hinda oceano, ĝi elkondukis ĝin el ĝia izolita situacio, kiu estis la unua kondiĉo de ĝia malaktiveco. La tago ne estas tre malproksima, kiam per kombino de fervojoj k ŝipoj, la distanco inter Anglio k Hindio, laŭ tempo mezurita, ne estos pli ol 8 tagoj, k tiam ĉi tiu lando, iam legendeca, troviĝos plue aligita al la okcidenta mondo.

La regantaj klasoj de Britio ne havis intereson ĝis nun pri la progreso de Hindio, se ne hazarde, kie transira k escepta. La aristokrataro deziris nur konkeri Hindion, la financistoj ĝin elrabi, k la industrio tien vendi malpli kare ol tion povus fari la hindoj mem. Sed nun la aferoj turniĝis. La industriistoj malkovris, ke la transformo de Hindio en produktantan landon fariĝis viv-esenca por ili, k ke estas necese tiucele doni al ĝi, antaŭ ĉio, rimedojn por traakvigo k rimedojn por internaj komunikiĝoj. Ili havas do nun la intencon tie starigi fervojaron. Kaj ili ĝin faros. La rezultoj de tio estos netakseblaj.

Estas bone konate, ke la produkta povo de Hindio estas paralizita pro la kompleta manko de transport- k interŝanĝ-rimedoj por siaj diversaj pro-

¹ Sistemoj de bienposedaĵo faciligantaj la impostdeprenon de l’ brita administracio.

— pàgina 2 —

10 SENNACIULO

duktoj. Nenie pli ol en Hindio, ni renkontas tian senhavecon meze de tiom da riĉaĵoj, pro manko de interŝanĝrimedoj. Estas pruvite antaŭ Komitato de l’ Parlamento, en 1848, ke «kiam la greno estis vendita de 6 ĝis 8 ŝilingoj po buŝelo en Kandeŝ, ĝi estis vendita de 64 ĝis 70 ŝil. en Puna, kie la homoj mortis pro malsato en la stratoj ne povante ricevi grajnojn de Kandeŝ, ĉar la argilecaj vojoj estis neuzeblaj».

La fervojoj povos facile esti starigataj por tiel kontentigi la terkulturajn bezonojn, per la konstruado de cisternoj, tie kie la tereno por ĝi taŭgas, k la akvotransporto el de tiuj ĉi cisternoj laŭlonge de la diversaj linioj.

Tiel la traakvigo, la «sine qua non» de l’ kulturo en Oriento, povus esti larĝe etendata, k la lokaj periodaj malsatoj tiel oftaj, kiuj devenas de akvomanko, estus malebligataj. La gravo, laŭ ĝenerala vidpunkto, de l’ fervojoj, pro la faciligoj, kiujn ili alportos al la traakvigo, fariĝas evidenta, se ni memoras, ke la traakvigitaj teraĵoj, eĉ en la distriktoj lokitaj apud la Gat¹, pagas trioble pli da impostoj, liveras laboron al dek- aŭ dekduoble pli da personoj k havigas dekdu- aŭ dekkvinoble pli da profito ol la sama grundo sen akvigo.

¹ Montoj, kiuj randiras la okcidentan k orientan limojn de l’ hinda duoninsulo.

La fervojoj donos la rimedon malpliigi la nombron k la koston de l’ militaj institucioj. La kolonelo Ŭorn (Warren), majoro de l’ fortikaĵo Sankta Vilhelmo (Saint-William), esprimis sin tiel, tiuteme, antaŭ Komitato limigita de l’ Parlamento:

«La eblo ricevi informojn el malproksimaj regionoj de l’ lando, en tiom da horoj, kiom tio postulas nuntempe da tagoj, eĉ da semajnoj, k sendi instrukciojn al la trupoj k magazenoj en la plej mallonga tempo, estas konsideroj, kiuj ne povus esti taksataj tro alte. La trupoj povus esti enkazernigataj ĉe punktoj multe pli malproksimaj unuj de la aliaj, k multe pli sanaj ol nuntempe, kio malpliigus la perdojn pro malsano. La varoj povus esti dispartigataj en nombron pli malgrandan da deponejoj, kio evitigus la perdojn pro difektiĝo k la detruojn kaŭze de l’ klimato. La nombro da trupoj povus esti malpliigata en proporcio rekta al ilia efikeco.» (Finota)

EL SKOTLANDO

Turbo, Edinburgo.

Vizitante Brition, speciale tiun nordan parton de la insulo — Skotlandon, K-doj eksterlandaj ofte trafas en embarason, kiam oni petas, ke ili donu siajn opiniojn pri la ĉi tiea politika situacio. «Politika marĉo ĝi ja estas», neniu el ili tion pridubas, sed malfacile estas por ili klarigi al si aŭ alia la kaŭzojn. Mi ne intencas skribi ĉi tie pri ideologiaj katenoj ktp., sed mi provos per mallonga priskribo de l’ viv- k laborkondiĉoj en Edinburgo klarigi unu flankon de la afero k lasas al la legantoj mem fari siajn proprajn konkludojn.

Jenas la salajroj k laborhoroj en kelkaj el la plej grandaj metioj:

Ŝil. (semajne) Laborsemajno
Presistoj 77½ 48 horoj
Pentristoj 73 44 „
Bakistoj 72 45 „
Lignaĵistoj 69 44 „
Mekanikistoj 58 47 „
Kaŭĉuk-laboristoj 35 48 „

De la supraj salajroj oni deprenas 7 pencojn (7/12 [?] ŝil.) por ŝtata asekuro kontraŭ senlaboreco. Dum senlaboreco la laboristo en la asekurataj metioj ricevas semajne:

por si mem 17 ŝil.
„ edzino 9 „ (se ŝi ne laborakiras)
„ ĉiu infano 2 „ (se ĝi ne laborakiras)
(malpli ol 16-jara)

Multaj laboristoj estas anoj de metiunuiĝo, al kiu ili pagas proksimume 2 ŝil. semajne (la sumo multe varias) k ricevas subvencion dum senlaboreco. Tiu subvencio varias laŭ la kotizo en la diversaj unuiĝoj k en kelkaj okazoj estas gradigita laŭ periodo de aneco. Ĝi diferencas de 7 ŝil. en la mekanikista ĝis 20 ŝil. en la presista unuiĝoj. Ekz., senlabora pentristo kun edzino k 2 infanoj dum 3 monatoj de senlaboreco povas ricevi ĉiusemajne

ŝtatsubvencion de . . . . . . 30 ŝil.
meti-unuiĝan subvencion de 10 ŝil.
sume 40 ŝil.

Evidentiĝas el ĉio ĉi, ke multaj senlaboruloj enspezas pli ol la «bonŝanculoj», kiuj laboregas dum 48 horoj semajne en la kaŭĉukfabriko, la plej granda fabriko en Edinburgo.

Nekompleta estas la bildo sen preztabelo pri la vivnecesaĵoj. Kvankam mi nur citas kelkajn el la ĉefaj aĵoj, la listo certe ebligos komparadon.

Pano 8 pencoj (8/12 ŝil.) 1 kilo (proks.)
Lakto 6 „ 1 litro „
Ovoj 2 „ po peco „
Bovaĵo 1¼ ŝil. ½ kilo „
Terpomoj 2 pencoj 1 kilo „
Butero 2 ŝil. ½ kilo „
Lupaĝo 8 ŝil. semajne 2 ĉambra domo
Karbo 1 ŝil. 50 kilog. (pr.)
Kompleto da vestoj 60 ŝil. (proks.)
Paro da botoj 12—20 ŝil. (proks.)

En la supra tabelo mi ne inkluzivas aĵojn, kiaj estas cigaredoj k biero, kvankam preskaŭ ĉiu laboristo fumas k la plimulto kredas, ke akvo ne estas trinkindaĵo.

La ĉi supra priskribo, kvankam ĝusta, povas doni malĝustan bildon, pro tio ke ne estas menciita la granda nombro de «nenies infanoj». Tiuj senlaboruloj, kiuj ne estas enkalkulataj en oficialaj statistikoj ricevas nek ŝtatan nek metiunuiĝan subvenciojn. Inter ili troviĝas tiuj malfeliĉuloj, kiuj dum tro da tempo ne sukcesis trovi laboron k laboristoj el metioj, kiuj laŭleĝe ne estas asekureblaj (ekz. farm- k bienlaboristoj, butikistoj k kolportistoj).

Estas videble, ke la kondiĉoj eĉ por plej alte pagataj metiistoj ne estas tre bonaj k por la aliaj estas mizeregaj. Tio ne estas stranga, sed strange estas, ke spite la mizero preskaŭ forestas ribelemo ĉe nialandaj laboristoj.

LA SVEDAJ ELEKTOJ

En la fino de septembro okazis la elektoj al la svedaj provincaj parlamentoj (svede Landsting) por la estonta kvarjara periodo. La elektoj indikas ankaŭ samtempe la elektitojn por la Senato, la unua ĉambro.

Montriĝis, ke la burĝaj partioj, kiuj depost j. 1928 fondis blokon kontraŭ la laborista partio k provis inaŭguri doganeman politikon, per la elekto ricevis sufiĉe fortan respondon, ĉar la registara partio — maldekstra burĝa partio — perdis 40 mandatojn. Tiu partio havis antaŭe nur tre malvastan fundon en la parlamento, sed post la elekto forestas ankoraŭ kvarono de ĝia tuta havo. Nur la kamparana k socialdemokrata partioj havis gravajn gajnojn.

La tabelo montras la rezulton de l’ elektoj

Partio Nombro en 1930 Mandatoj Gajnoj aŭ perdoj de mandatoj
La dekstruloj 384 166 329 + 3
Kamparana asocio 224 398 185 + 19
Liberaluloj k popolliberaluloj 210 263 141 — 40
Socialdemokratoj 568 969 469 + 31
Komunistoj 50 485 8 — 6 ¹
Sume: 1 438 281 1 126

(13 131, Stockholm).

¹ Tiujn mandatojn ricevis komunistoj ne apartenantaj al la III-a Internacio. La komunistoj, anoj de la III-a Internacio, ricevis neniun mandaton.

[REKLAMO p.2] ★ Post kelkaj tagoj aperos kiel 11-a volumo de «Biblioteko de Sennaciulo» belega POEMO DE L’ PLUGISTO originala esp. versaro de ĤRIMA. 56 pĝ. Form. 11×14. Prezo: 0,60 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

— pàgina 3 —

SENNACIULO 11

SARDUJO

SAT-ano 15973

(Daŭrigo. Vidu n-ojn 305/6, 309)

Elmigrado k sistema polica rekrutado

Kvankam en Sardujo estas grandegaj subteraj riĉaĵoj, la itala kapitalistaro, pro malkonvenaj transportrimedoj, neniam kuraĝis investi kapitalojn por ekspluati la tieajn trezorojn. La terkulturo, pro manko de ŝtata helpo, pro foresto ĉe tieaj terkulturistoj de teknika kapablo k pro ĉiaj malebligoj, pri kiuj mi jam skribis, ne estas sufiĉe fruktodona. Rezultas do, ke Sardujo estas unu el la italaj regionoj, en kiu la mizerego ĉiam regas plej forte. Konsekvence la sardo estas tre migrema. En ĉiuj mondpartoj troviĝas sardoj. Tiu, kiu sukcesas elmigri, konsideras sin la plej feliĉa homo. Li estas adaptiĝema al ĉiuj klimatoj. Li senpene kutimiĝas al la sufoka varmega klimato de l’ ekvatoro, samkiel al la malvarmega polusa klimato, k tuj, kiam li troviĝas en fremda medio, li tre facile adaptiĝas ankaŭ al ties specialaj kutimoj. Parto da ili post 4 aŭ 5 jaroj da foresto reveturas al sia vilaĝo por revidi siajn parencojn, sed malmultaj estas tiuj, kiuj ne denove reveturas. Aliaj, teruritaj de la mizerego trapasita dum ilia infaneco, neniam plu revenas. Tial la loĝantaro en Sardujo anstataŭ plimultiĝi, malplimultiĝas senĉese, malgraŭ la karakteriza emo de la sardoj al naskigo de multnombraj familioj.

La mizeregaj vivkondiĉoj, kiuj konstante turmentas la sardan malriĉularon, iel profitas al la itala burĝaro. Fakte Sardujo estas vera rezervujo, en kiu la burĝaro rekrutadas grandan elcenton el siaj kofrogardistoj. Ja, trudataj de senfina terure mizerega malbonvivado, la sarda junularo, kiu ne sukcesas elmigri, elektas la vojon fariĝi ĝendarmo, policisto aŭ malliberej-gardisto. Aliaj fariĝas profesiaj brutar-ŝtelistoj. La ceteraj, certe la plej multnombraj, rezignas je batalo, kontentiĝante pri sia sorto, k laboregas honeste tage k nokte por viveti. Jam du aŭ tri monatojn post la grenrikolta sezono la malriĉa kamparano iras al riĉetulo por peti de li grenprunton, ĉar aliel li kun sia familio malsatmortus. Kompreneble en tiaj cirkonstancoj la pruntedonanto kaptas la okazon por postuli 25% da interezo ĝis la venonta grenrikolto. Fine, kiam alvenas la de la malriĉulo sopirita sezono, li apenaŭ rikoltas sufiĉe por redoni la pruntitan porvivaĵon k interezon. Tre ofte li eĉ ne sukcesas repagi la ŝuldon. En tiaj kondiĉoj la pruntedoninto forprenas lian terpeceton aŭ dometon.

Tial en Sardujo, same kiel cetere ĉie, oni povas konstati ian malpliiĝon da bienposedantoj k samtempe ian eksterordinaran pliiĝon da nenionhavantoj. Tian procezon, kompreneble, akcelas la faŝista reĝimo, tiel ke hodiaŭ la insulo aspektas kiel koncentriga kampo da malfeliĉuloj kondamnitaj al malsatmorto.

Indiferento al itala lingvo k al patriotismo

Nur de post mallonga tempo la registaro enkondukis leĝon pri deviga instruo de l’ itala lingvo. Kvankam preskaŭ la tuta sarda junularo nun scipovas pli malpli bone skribi k legi, ili neniam parolas itale, escepte kiam al ili ne estas eble komprenigi sin per la sarda dialekto. Se iu parolus itale, scipovante paroli sarde, oni mokus lin. La plej ŝatata legaĵo estas la sarda poezio. Preskaŭ ĉiuj estas poeziamantoj, kompreneble kondiĉe, ke ĝi estu sarde verkita. Multaj, eĉ maljunaj personoj, penas lerni legi, nur por povi kanti sardajn poeziaĵojn. Se iu sarda poeto kapablus verki laŭ sarda poezio, agrablastile, revolucian programon, la plimulto el la tiea loĝantaro ellernus parkere ĝin senpene. Ili konsideras sian dialekton kiel patrinan lingvon. Tiu ĉi dialekto estas miksaĵo el itala, franca, hispana k latina lingvoj. Ĝia elparolado estas preskaŭ identa je tiu de esperanto. Mi estas konvinkita, ke se la ekzisto de esperanto estus tie konata, dum daŭro de mallonga tempo nia lingvo disvastiĝus tra la tuta insulo. Tion mi intencas fari, laŭ mia kapablo, tuj kiam la atmosfero en Italio fariĝos ree spirebla por klaskonsciaj laboristoj.

Escepte ŝtatoficistoj, ĝendarmaro k ĉiuspeca policistaro, la sardoj ĝenerale malŝatas Italion. La ŝtatimpostoj precipe estas kaŭzo de tia malamo kontraŭ Italio. La plej nepardonebla malamiko de la sarda loĝantaro estas la ŝtatimpost-kolektisto. Ĉi tiu, konante la mizeregan situacion, en kiu konstante troviĝas la loĝantaro, aranĝas la rabadon ordonitan al li de la ŝtato tiel, ke tuj kiam la malriĉulo penege sukcesas ŝpari moneron, ĝi estas forprenata. Ekzemple se iu devas pagi 200 lirojn kiel ŝtatimposton jare, k li ne povas pagi la tutan monsumon dum iu periodo difinita de la ŝtatimpost-kolektisto, ĉi tiu konsentas al li prokraston, sed la ŝuldata monsumo plialtiĝas. Se oni konsideras, ke pro neekzisto de industrio, la eblo ŝpari monon por la sarda malriĉularo estas tre malfacile akirata, oni povas kompreni, ke eta sumo reprezentas por ili grandegan havon. Tial preskaŭ ilian tutan monŝparon forprenas la ŝtato. Konsekvence ili malamas tiagrade la impost-kolektiston, ke se iu lerta revoluciulo kuraĝus malkaŝe propagandadi kontraŭ ŝtatimpostoj, li senpene kondukus la loĝantaron, ne esceptante et- k mez-bienposedantojn, al ĝenerala ribelo.

La sardo estas sufiĉe inteligenta ĝenerale por kompreni sian klasdevon, sed ĝis nun al li mankis sincera klaskonscia kleriganto k gvidanto. Krome, la fera itala kalkanumo premeganta senĉese la insulon trudas al la loĝantaro resti en la mallumo, en la nescio. Sed malgraŭ ĉio ĉi, per kruela faŝista reĝimo, nun li ekspertas k ekmalfermas iom post iom la okulojn. (Daŭrigota.)

PRI NEGROJ K IMPERIALISMO

SAT-ano 1380

La fakto, ke en la imperialisma Usono la negroj estas malbone traktataj, dum en la internaciisma Sovetio ili estas konsiderataj kiel aliaj homoj, ne pruvas, ke la imperiismo kulpas en tio. Francio k Anglio ankaŭ estas imperialistaj ŝtatoj; tamen oni neniam legis, ke en Parizo aŭ Londono negroj estis linĉataj. En Parizo estas multaj negraj laboristoj k tie oni traktas ilin kiel la blankajn — t. e. same ekspluatas.

La artikolo de Grodnano en la n-o 313 de «S-ulo» instigis min fari tiujn rimarkigojn. Konstati faktojn k klarigi ilian kialon ne estas la sama afero. La problemo estas multe pli malsimpla ol ŝajne ĝin vidas nia Sovetia K-do.

Eble interesos lin ekscii, ke la linĉado al negroj en Usono estas eĉ iafoje uzata de imperialistaj gazetoj en Francio por agiti kontraŭ la usonan imperialismon. Kiam, ekzemple, ne prosperis kontentige, laŭ la franckapitalista vidpunkto, la intertraktoj kun Usono pri la ŝuldoj la franca gazetaro estis abunde provizata per materialo pri linĉado en Usono. En ordinara tempo, malpli.

Estas tre amuze — aŭ plorinde — konstati, ke en Eŭropo la agitadon kontraŭ la Usonan imperiismon plenumas plej reakciaj gazetoj k ankaŭ plej maldekstraj. La rezulto estas, ke tiele oni bone preparas la spiriton de la amaso por partopreni eventualan militon inter la du kontinentoj. Ĉu ne estus pli saĝe, se la laboristaj gazetoj ne partoprenus tian agitadon k rekomendus al la proletoj, ke ili konsentu morti nur en batalo por sia klasa liberiĝo k ne pro la profito de ia kreiĝanta eŭropa patriotismo?

Pri la enhavo de artikoloj aperantaj en «S-ulo» respondecas la aŭtoroj.

— pàgina 4 —

12 SENNACIULO

SENNACIISMO — INTERNACIISMO

Mi estas nur simpla laboristo, kiu en sia junaĝo ne ĝuis iun lernejan edukon. Sed de la jaro 1896 mi estas ano de la Laborista Socialdemokrata Partio en Aŭstrio. Nun mi estas 52-jara k batalis kun aliaj partianoj konstante kontraŭ la enlanda kiel la eksterlanda Kapitalo. Pro tio mi ankaŭ lernis iom pri internaciismo k internacia solidaro.

Karlo Marks skribis en siaj verkoj pri la organizado de l’ proletaro en la diversaj landoj. Li konsilis antaŭe organiziĝi laŭ nacilingvo en nacia tuto, poste internacie organiziĝi helpe de perantoj. Tiel ni unue nacie, poste internacie (en la Dua Internacio) organiziĝis. K. Marks skribis ankaŭ, ke ne ekzistas aliaj baroj inter la proletoj ol la nacilingvaj, sed kiel solvon pri la problemo li rekomendis nur internacian organiziĝon pere de perantoj, por tiele sukcese batali kontraŭ la nacia k samtempe internacia Kapitalo. Tiutempe ni opiniis esti fortaj k povi kontraŭstari ĉian atakon de l’ reakciularo, malhelpi eĉ militon per internacie organizita striko. Tiusence oni skribis en laboristaj gazetoj, parolis la gvidantoj. Mi ne bezonas eldiri, kio okazis en 1914. Ni nek nacie, nek internacie protestis kontraŭ la milito . . . Tial mi diras: Internaciismo sen lingva kompreniĝo de l’ mondproletaro estas nur granda trompo, konscie aŭ senkonscie farata de la gvidantoj.

Mi ekaŭdis pri sennaciismo, lerninte (en j. 1923) esperanton k komencinte legi «Sennaciecan Revuon» (nunan «S-ulo»n). Per klarigoj de K-do Lanti mi eklernis diferencigi inter Internaciismo k Sennaciismo. Sen la interkomprena lingvo, sen esperanto, tiu diferencigo nenion signifus, estus nura vort-ludo, k la praktiko restus la sama. Sub internaciismo kaŝiĝas ofte akra ŝovinismo. Sed K-do Lanti montris, ke per la rekta interkompreniĝo (per esperanto) ĉiu proleto povas fariĝi sennaciisto. De kiam mi estas SAT-ano, mi sentas min ligita kun la tutmonda proletaro k vera homo; ne plu ĉeĥo, kiu emas batali por la rajtoj de l’ ĉeĥa nacio.

Kiam K-do Lanti parolis pri la sinteno de l’ laboristaj gvidantoj rilate al nia movado, li havis la plenan aprobon entuziasman de mia koro. Mi mem faris tiajn spertojn, ke la lab. gvidantoj ne lojale konsideras nian esp. lab. movadon, kiel estus necese k dece. Multaj nunaj internaciistoj ne konsentos al la sennaciismo, ĉar estas ia flato en tio titoli sin reciproke: ni germanaj, ni ĉeĥaj, ni francaj socialdemokratoj. Kiel sennaciistoj ni forlasas tiun frazaron, kiu kaŝiĝas kiel abomena naciismo malantaŭ la internaciismo. Al la sennaciisma tendenco aliĝas nur tiuj, kiuj malkaŝe volas batali, sen rezervoj, por la liberigo de l’ tutmonda proletaro el la jugo de l’ mondskale reganta kapitalismo.

Tial mi ĝojas, ke nia gvidanto posedas tiun belan «rajd-ĉevalon»¹, k ke li sur ĝi bone rajdas k ofte surrajdas multajn ŝajnajn revoluciulojn. Kaj mi diru mian miron, ke K-do 348¹, anstataŭ gratuli K-don Lanti pro lia konsekvenca sinteno, provas moki lin.

Knourek (2474)

¹ Komparu n-on 305/6, pĝ. 501.

Ĉu vi jam donis vian konsenton pagi la abonmonon por via sovetia esp. K-do, kiu ankaŭ estonte dezirus legi «S-ulon»?

Ni ne perdos la kontakton kun la K-doj en Sovetio — ni starigos ĝin pli firme per via solidara ago!

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

Kondiĉoj de danaj aktoroj

El Kopenhagaj aktoroj pli ol la duono perlaboras malpli ol 2000 kr. dan. jare, sed la grandaj salajroj plialtigas la proporcian (mezan? — Red.) salajron de la profesio ĝis 3000 kr. jare (1 kr = ĉ. 0,27 dol.). Kompreneble tiuj mizeraj salajroj kreas apartan aktorproletaron, kiu kreskas konstante. Dum kelkaj jaroj regis ia paca stato inter la aktoroj k la direkcio. Oni eĉ diris, ke en tiu malfacila tempo direktoroj k aktoroj havas komunajn interesojn. Antaŭ kelka tempo venis la unua militdeklaro: Iu direktoro deklaris, ke ne plu eblas dungi aktoron por 10 monatoj k nur eblas uzi lin dum 5. Nun la prezidanto de l’ aktorunuiĝo respondis, ke la aktoroj devas aliel rilati al la direktoroj; ili ne devas toleri la daŭrajn provojn je «proletigo». Laŭ li la direktoroj estas superfluaj, plejofte nur mezbonaj aktoroj, ne uzeblaj sur la scenejo, aŭ tute simplaj negocistoj, kiuj havas neniun alian celon ol ekspluati aktorojn k publikon, k ke ili montriĝis fakte kiel plej danĝeraj malamikoj de l’ aktoroj. S-o Rosov (Rossow), la aktor-unuiĝa gvidanto, admonas, ke la aktoroj prefere ludu en la teatroj memstare ol sub direktoro, «kiu ŝuldas al ni monon, kiam la teatro malbonfartas k malaltigas nian salajron, kiam ĝi prosperas». Li rekomendas la «divid»-ludadon, kun gvidado kiel en respubliko.

11 082 (Odense).

Hipokrita konduto de l’ burĝaro en Kubo

Unuflanke: okazis manifestacioj de fanatikuloj k solenaj mesoj por la plibonigo de l’ stato de religiuloj en Sovetio. Interalie la gazeto de l’ Kuba k hispana grandburĝaro («Diario de la Marina» = Gazeto de l’ Navigado) skribis kontraŭ la nuna edukado sovetia, kiu detruas la religion, dion, la bazojn de l’ nuna sociordo. Tiaj k similaj artikoloj montris al ni, ke la batalo de l’ sovetiaj ateistoj estas organa parto de l’ klasbatalo.

Aliflanke: la pastroj k monaĥoj forluigis preĝejon kun loko por pli ol 1000 personoj (kiu apartenas al malnovega monaĥinejo en Habano) por kino. Iutage la fanatikaj gereligiuloj trovis tie multkolorajn afiŝojn kun Tom Miks (T. Mix) k Klara Baŭ (Bow)¹ ktp. k kason, kie oni vendis biletojn por dek cendoj. La samaj personoj, kiuj protestis k malbenis kontraŭ la agoj de l’ sovetiaj ateistoj, faris praktike la samon en Kubo — k ĉu iu burĝa gazeto en la mondo protestis? . . . Sed tio estas ebla ĉi tie, ĉar kino k preĝejo same erarigas, je la servo de l’ burĝaro, la proletojn . . .

15 135 (Kubo).

Raciigo k salajr-malaltigo en Japanio

Ĉe la Ĝeneral-Motora Kompanio (General Motors) en Osaka, kiu riskis grandan strikon tre atentitan tra la tuta lando, oni decidis alpreni, konsiderante la malviglan periodon, laŭ la Fordsistemo, kvintagsemajnan sistemon kun mardo plene libera. Ĝi estas efektivigita la 21-an de julio. Laŭ ĉi tiu nova sistemo, la labortagoj malmultiĝis ĝis 20 aŭ 21 tagoj monate k la enspezo de l’ laborantoj sekve malaltiĝis je 20%.

Malsufiĉa nutriĝo de l’japana kamparano

Laŭ la plej lasta enketo farita de l’ higiena fako de Enlanda Ministerio rilate la kamparojn de 22 gubernioj (Osaka, Tokio, Ĉiba, Nara, Tokuŝima k. a.), la nutrostato de l’ kampara loĝantaro, kiu faras pli ol 54% de l’ tuta loĝantaro en Japanio, prezentiĝas tiel ke la viando konsumata ĉiutage de unu persono egalas prezon de nur 1,6 seno (200 senoj egalas al unu dolaro). Per tia sumo oni preskaŭ ne povas aĉeti eĉ salon aŭ fiŝon. Koncerne la artnutraĵon por vilaĝaj infanoj, el 63 921 [?] infanoj prenas lakton nur 3. La kunportata ĉefmanĝaĵo de 80% el la lernejinfanoj entenas peklitan prunon aŭ rafanon (la plej simpla, tial plej mizera manĝaĵo en Japanio).

Laŭ «Scienco Proleta» (n-o 9), Tokio.

¹ Famaj film-aktoroj.

— pàgina 5 —

SENNACIULO — 13

MI VOLAS SCII…

Unu K-do proponis aranĝi en «S-ulo» novan rubrikon Mi volas scii. Per ĉi rubriko ĉiuj dezirantoj povus demandi pri diversaj aferoj ĝenerale interesaj por SAT-publiko k aliaj kompetentaj volontuloj el tuta mondo respondi la demandojn. Mi plene aprobas ĉi proponon. Jen estas mia respondo al liaj du demandoj.

1. Partio de bolŝevikoj (komunista partio) oficiale fondiĝis en la jaro 1903 el bolŝevika frakcio de tiama Rusia Social-demokrata laborista partio sub gvido de Lenin. Nunan nomon, komunista partio, ĝi portas laŭ propono de Lenin de la jaro 1918. Ĝis nun la partio havis 16 kongresojn, lasta el kiuj konstatis laŭ oficiala raporto de K. Kaganoviĉ, ke la partio havis en januaro 1928 1 302 854 anojn k en aprilo 1930 1 852 090 anojn (1 210 527 efektivaj membroj, 641 563 kandidatoj). El ili laboristoj 68,2%, ceteraj — vilaĝanoj, oficistoj k aliaj (sen ruĝa armeo, kiu havas multajn komunistojn-vilaĝanojn).

  1. Pri ento (tuto de la ecoj, kiuj faras esencon de estaĵo) de trockismo. Trocki estis lefa (maldekstra) ano de sovetia kompartio, unu el plej talentaj k influaj agantoj de rusa revolucio. Pro principaj malkonsentoj post revolucio li estis eksigita el la partio, ekzilita en mezazian urbeton Frunze k poste elsendita eksterlanden, ĉar li ne ĉesis batali kontraŭ tendencoj de sovetia registaro. Li asertas, ke 1. socialismo en sola lando ne povas esti finkonstruita; 2. vilaĝanoj kiel privatposedantoj ne povas akceli socialismon k 3. komunista partio devas prezenti el si kunligon de frakcioj ĉiutendencaj. Li opiniis, ke oni devas pliintensigi industrion en Sovetio (pli ol faris tiama registaro). Por efektivigi la industriigon li planis premi sur la vilaĝanon, aranĝi devigan prunteprenon (en la jaro 1925). Li akuzis la sovetian kompartion pri dekstrumiĝo, pri vole-nevola nacialismo¹.

La partio trovis, ke tia superindustriigo tiam ne estis ebla pro manko da rimedoj k konkludis, ke trockismo malvarmigas revolucian fervoron de sovetiaj laboristoj, ĉar ĝi kredigas, ke socialismo en sola Sovetio ne eblas. La partio konkludis, ke Trocki ne komprenas la rolon de l’ vilaĝanaro en konstruado de socialismo, ke li sendisciplinigas partianojn, ĉar li akcelas frakciiĝon k finfine burĝan demokration…

Miavice mi demandas sciantojn: kiel nun Trocki rilatas al esperanto? Estinte en Sovetio li, kiel la plejmulto el poliglotaj gvidantoj, ironie rilatis al nia movado, sed timis klare esprimi ĉi rilaton, ĉar li subsentis, ke tia rilato al unu el la plej progresemaj movadoj finfine devas vidigi nekapablon de nunaj laboristgvidantoj kompreni urĝajn bezonojn de l’ emancipiĝo k de lingva progreso ĝenerale. Niaj gvidantoj kvazaŭ tute forgesis la principon konatan eĉ al prabiblianoj: «ne sole per panprovizoj vivos la homo» (ruse nun kondiĉe: ne ĥlebozagotovkami jedinymi ĵiv budet ĉelovek¹). Kie nun loĝas Trocki k kion li faras, kian profesion li laboras?

M. Krjukov.

¹ Pro postulo de la aŭtoro ni ne ŝanĝas la ortografion de ĉi tiu vorto; sed kompreneble tio ne signifas, ke ni ĝin aprobas. — Red.

¹ T. e. ne per solaj regnaj panprovizadoj vivos la homo.


Por baldaŭ povi ree aperigi

12-paĝan «S-ulo»n

necesas reatingi la financan staton, kiun ni havis, antaŭ ol ekhaltis la montranssendoj el Sovetio. Tio estas ebla nur per intensa k sistema varbado tra la mondo por nia gazeto.

Ekagu, Gek-doj!


[REKLAMO p.5] EKABONU — Se vi ankoraŭ ne faris! — al LA NOVA EPOKO la monata literatura revuo de SAT, unika lit. gazeto en Esperantio, kiu aperigos en sia nova eldonjaro multajn interesajn originalojn k tradukojn literaturajn k sciencajn.


LIBERTEMPO!

Mi staris ĉe la stacidomo adiaŭinte du Aŭgsburgajn SAT-anojn, kiuj forveturis al Londono okaze de la 10-a Kongreso. Mi certe envius ilin, se mi ne scius, ke post 14 tagoj, SAT-anino 11 576, promesis ree viziti min. Ĉu ekzistas por SAT-ano pli granda ĝojo ol renkontiĝi kun siaj eksterlandaj Gek-doj? Je la 9-a de aŭgusto alvenis la K-dino en Aŭgsburgon. Mi ne povas priskribi la ĝojon, kiam mi povis post disiĝo unujara (nura interligo estis la leteroj) revidi, manpremi k bonvenigi ŝin. Ni Aŭgsburganoj estis feliĉaj k fieraj pro ŝia vizito kiun ŝi ebligis malgraŭ la multekosta vojaĝo dank’ al tutjara ŝparado. Kaj ni estis dankemaj al ŝi, ĉar ŝi preferis veni ĉi tien ol pasigi pli malkare sian libertempon en loko pli proksima je ŝia loĝejo.

Spite pluvo ni motorbiciklis al Munĥeno en unu tago por rigardi kelkajn el la tieaj vidindaĵoj. Pli da ĝuo prezentis vizito al la bavaria montara regiono, al Fisen (Füssen), apud rivero Leĥ, kie ni restis tri tagojn. Ni estis sufiĉe armitaj por montgrimpado, k ankaŭ nia amikino ne eĉ unu fojon plendis pro la laciga irado. Priskribi la pejzaĝon oni efektive ne kapablas; oni vidas lagon post lago inter montoj; sur alto rokara leviĝas belega kastelo Nojŝvanŝtajn (Neuschwanstein), konstruita el pura marmoro, kun multaj turoj k turetoj. Arbaroj, montetoj, montegoj kun eterna neĝo ĉirkaŭas ĝin, k en la valo kuŝas idilia lago, en kies akvo reflektiĝas la pintoj de neĝokovritaj montoj. Tie ni eksentis, kiaj sklavoj ni estas: nur riĉuloj renkontiĝas ĉi loke, por resanigi siajn korpojn de troa ĝuo de l’ vivo en urboj kun virinoj ktp. Ni ne povis longe resti en tiuj regionoj pro nia malplena proleta monujo, k ni adiaŭis kun deziro sur lipoj, ke iam tiuj ĉi belaĵoj apartenu al malsanaj gelaboristoj en socialisma ŝtato. La kastelon ni ne povis rigardi interne pro la alta monsumo postulita (3 mk. g.). En apuda kastelo (Hohenŝvangaŭ) ĵus libertempis la edzino de l’ germana eksimperiestro Vilhelmo la II, laŭŝajne por ripozi de la laciga vivo, kiun ŝi pasigas en Holando kun sia edzo.

Ankaŭ ni malsupreniris al Tirolio. Neniu doganisto ĝenis nian limtransiron, nur en la vagonaro oni kontrolis.

La 22. aŭgusto estis adiaŭa tago por nia K-dino, kiun ni forlasis ĉe la stacidomo kun bondeziroj k espero je revido, se eble dum la venonta kongreso. Vivu nia amikeco, vivu nia lingvo, vivu la unuigita SAT-anaro! Ni daŭrigu nian batalon estonte kun duoblaj fortoj.

SAT-ano 11 128.


[REKLAMO p.5] LA GRANDA DISVASTIĜO DE PETRO la kursa lernolibro por laboristoj laŭ la rekta, parola metodo pruvas nedisputeble ĝian taŭgecon por la instruado. En la formo de interesa, alloga rakonto kun klasbatala tendenco la komencanto lernas kun plezuro k laŭ modernaj principoj nian lingvon. 64 pĝ. Prezo: 0,70 mk. g. Administracio de SAT, Leipzig O 27, Colmstr. 1.

— pàgina 6 —

14 — SENNACIULO

SENNACIULA SCIENC-KULTURA PAĜO

N-o 29 — Sub la Kontrolo de Scienc-Kultura (Akademia) Sekcio de SAT. Redakci-adreso: DIM. SNEĴKO, Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio). Sekretario de Sekcio (redakcia adreso por ceterlandoj [?]): H. MURAVKIN, Fürtherstrasse 11 a III, Berlin W 50 (Germanio).

AKTIVIGU NIAN LABORON!

Somero pasis. Alvenas tagoj de nia insista laboro. Niaj sekcianoj devas bone memori, ke nia Sekcio, same kiel nia Asocio, estas peresp-a organizo de klasbatalaj proletoj. Ni do devas ĉiam zorgi pri pli aktiva praktika peresp-a agado. Ni devas konstati, ke nia laboro plejparte ne estas farata en SAT, k ĝiaj sekcioj ne tre zorgas pri ĝi. Ni rajtas plene diri, ke nia Asocio fariĝis iu sekto kun iu «propra ideologio», sed forgesis pri siaj praktikaj taskoj. Nia Sekcio ankaŭ havas tiurilate siajn mankojn. Memkritiko helpu al ni eviti «rifojn» k fariĝi seka «akademia» eksterviva sekcio. Ja okazis fortigo de kultur-interrilatoj inter apartaj landoj kun partopreno de nia Sekcio, ankaŭ priservado de ĵurnaloj per kultur-sciencaj artikoloj, aranĝo de vesperoj dediĉitaj al prol. kulturo de apartaj landoj; kelkaj sekcianoj laboras ĉe kulturaj k sciencaj organizoj. Sed tio ne donas al ni la rajton diri, ke nia peresp-a laboro estas sufiĉa! Ni nur estas je komenco de nia laboro. La proksima jaro devas antaŭenpuŝi nian agadon, ĉe ISIS, en kulturaj prol. organizoj. Jen niaj taskoj. Ni servu per esp-o starigante fortan interligon inter div. kulturprol. organizoj. — La projekto pri aperigo de aparta scienc-kultura n-o de «LNE» ne estas utopio, sed realaĵo, ĉar preskaŭ ni jam havas sufiĉan materialon. Ni do kolektu por dua, tria n-oj ktp. — Necesas pliaktivigi kunlaboradon al nia Paĝo. Kvankam pri ĝi ni havas kelkajn bonajn recenzojn, ĝi ne estas ankoraŭ perfekta. — Resume: ni aktivigu nian laboron en la Sekcio, ni iru al prol. kult. organizoj, proponante nian servon, montrante, ke ni ne estas iu sekto, sed proletoj, kiuj per sia lingvo partoprenas en ega klasbatalo.

D. Snejko.


LA RUSAJ FILMOJ EN EKSTERLANDO

(Fino. Vd. n-ojn 299, 307)

La lasta filmo de «Mejrabpom» (filmprodukta asocio en USSR), prezentata en eksterlando, nomiĝas «Ribelo en pundomo», verkita de la juna reĝisoro J. Rajsman¹. La siberia vintro estiĝas antaŭ ni, la unutoneco de la glaciiĝintaj marĉoj k la vivo de l’ malliberuloj en tiu dezerta regiono. Koncizaj tekstvortoj enkondukas la filmon: «Dum la cara epoko ekzistis duspecaj punoj: la pendigilo k Siberio». Ĵus marŝas taĉmento da kondamnitoj, inter armitaj gardistoj, al ekzilo.

En la pundomo estas ŝanĝata la direktoro k venas nova estro, la iama prokuroro Sarfski. Li pritraktas la arestitojn tute aliel ol lia antaŭulo, precipe suferas sub lia akra reĝimo la politikaj malliberuloj, kiujn la filmo nomas «intelektuloj». Ankaŭ al ili nun estas ordonata viziti la preĝejon; sed dum la krimuloj akomodiĝas al nealiigeblaj faktoj k genufleksas, la intelektuloj restas starantaj. Originale kantas 4 rusoj dum la filmprezentado k tiel plifortigas la impreson de l’ vidata. Kiam la pastro legas: «Venu al mi, kiuj vi estas penantaj k ŝarĝitaj!», subite punejano kuras al la altaro k sin malsuprenĵetas tie antaŭ la piedoj de l’ surprizata popo. Granda skandalo! La popo konsternita, la oficiro incitita, la civila publiko scivola… Ĉio ja estas farso: la popo eldiris la vortojn senpense, la direktoro vizitis la preĝejon por brili en sia estra rolo antaŭ la civiluloj k tiuj venis ne pro la diservo, sed pro «societaj konsideroj».

En tiu momento unu el la intelektuloj elkrias: «Friponoj!». La oficiro paliĝas k returniras malantaŭ kandelingon. Tuj la gardistoj formas ŝirmvicon k forpuŝas la malliberulojn.

Alian fojon la arestitoj provas ribelon. Enkatenite ili tiras barelojn sur glitveturiloj supren laŭ la deklivo. Unu falas teren pro laco aŭ malsano. La aliaj ekhaltante alrigardas. Gardistoj ordonas: «Pluen laboru!» La gvidanto de l’ intelektuloj paŝas antaŭen, sed gardisto baras la vojon k avertas lin per la okuloj, prenante fajfilon al la buŝo. Ribelo ekflamas, fajfoj sonas, la glitveturiloj ruliĝas malsupren en lageton. La pundomuloj organizas malsatstrikon, samtempe direktoro Sarfski festas sian naskiĝtagon. En la karcero la intelektuloj decidas elekti kamaradon oferotan por atentigi la gazetojn pri la cirkonstancoj en la malliberejo. Dum la festenaj gastoj brue amuziĝas, la malfeliĉuloj lotas, kiu el ili destiniĝos je morto. Oni miksas paperetojn en ĉapo, unu post la alia elektas, ĉiuj slipoj malplenaj. Restas ankoraŭ du: por la gvidanto k unu kamarado. La gvidanto eltiras papereton: ankaŭ malplena. Lia kunulo sidanta apud li ekĝojas, ke la gvidanto, amata de ĉiuj, indulgiĝis. Sed momenton poste li ektimas; li ja forgesis, ke nur plu unu papereto kuŝas en la ĉapo k li estas la lasta elektanto, do li mem devas preni ĝin, kiu enhavas la krucon signifanta la mortjuĝon. Nokte la gvidanto petas la kunulon, transdoni al li la taskon de sinmortigo. La diskuto allogas gardistojn, kiuj forvenigas la gvidanton en kelan solan ĉelon, ĉar estas malpermesite paroli dumnokte. La punejanoj denove ribelas; intertempe sendito alportas telegramon al la direktoro. Sensuspekte la ebria Sarfski laŭtlegas: «Ni salutas la malliberulojn. Post 3 tagoj ni venos tien. Revolucia komitato Irkutsk.» Ĉiuj mienoj ekrigidiĝas, la festo disrompiĝas, la kaptitoj estas liberaj! Nur la gvidanto de l’ intelektuloj en la kelo nenion scias, nenion aŭdas tra la dikaj muroj. Li jam preparas la venenon sur benko, kiam subite en lasta momento la kunuloj krevigas la pordon k lin ĉirkaŭbrakas. «La libero venkis.»

*

Tiel la rusaj filmoj tuŝas gravegajn problemojn, historiajn okazaĵojn, revoluciajn temojn. Mondkonata rusa kapablo k honestaj intencoj kunhelpas je la servo de l’ proleta movado, en malfalsa maniero estas prezentitaj sociaj rilatoj k la fruktoj de la Rusa Revolucio en 1917. Eĉ burĝaj gazetoj ne povis nei la eminentan artan enhavon de tiuj filmoj, kvankam ili kutime substrekas la «tro fortan tendencon». Kvazaŭ la burĝaj filmoj ne entenus tendencojn, se ili kaŝas ĉiujn sociajn demandojn k anstataŭigas ilin per sensencaĵoj, celante tiel deflankigi la laborantajn homojn de iliaj klasaj celoj.

Kompreneble la registaroj de faŝistaj k eĉ (laŭdire) «demokrataj» landoj malpermesis la prezentadon de rusaj filmoj, timante ilian influon je la laboristaro. En Aŭstrio la laboristoj estas politike sufiĉe fortaj por malhelpi filmcenzuron, krome ili mem posedas kinematografajn teatrojn en la t. n. laboristaj hejmoj, kie oni prezentas la rusajn filmojn, se la kapitalistaj kinoentreprenistoj ne emas fari tion. Bedaŭrinde la laboristoj en tiuj landoj, kie estus plej necese plenumi klerigan laboron, ne povas vidi tiujn filmojn, ĉar la potenculoj pli ĝuste taksas danĝerojn por sia klaso ol ofte laboristoj. Ĝenerale la laborista kinopubliko estas tre pacienca k tolerema, k tion misuzas la kapitalistaj filmproduktantoj. Ankaŭ tiurilate la rusaj filmoj meritas laŭdon, ĉar ili instigas k akcelas la kritikemon k hardas la revoluciemon. Post kelka tempo esperinde ne plu estos eble, prezenti al laborista publiko kapitalismajn fuŝaĵojn. Dankeme ni atendas, ke la kreintoj de l’ rusaj artaĵoj daŭrigu la verkadon de siaj kuraĝaj, multsignifaj filmoj.

F. S., Vieno.

¹ Germ. prilaboro de l’ poeto E. Toller, kiu mem estis malliberigita pro partopreno je la komunista ribelo en Bavario (1919).

— pàgina 7 —

SENNACIULO — 15

TRA ESPERANTIO

INTER NI

— Mi estas socialisto, militrifuzanto, strikanto, kiam necese, konstanta batalanto por nia klaso. Antaŭ ol SAT ekzistis, mi komencis lerni esp-on; mi aliĝis al BEA (Brita Esp. Asocio) k al UEA. Dum 20 jaroj mi instruis senpage k diligente nian lingvon. Ĉu tiaj personoj, kia mi estas, ne preparis la grundon por SAT? Certe. Tial mi bedaŭras, ke iafoje vi parolas iom neĝentile pri neŭtraluloj.

— Se mi ofendis, malprave ian sinceran, honestan neŭtralulon, li trovu ĉi tie mian pardonpeton. Jam delonge mi skribis, ke estis tempo, kiam la intereso de la mondlingva movado postulis, ke burĝoj k proletoj, policistoj k anarkistoj, katolikoj k framasonoj laboru kune por pruvi al la cetera mondo, ke artefarita lingvo povas vivi.

Tiu tempo jam delonge forpasis. Esperanto donis sufiĉe da pruvoj pri vivkapablo, por ke la homoj, kiuj deziras akiri firman opinion pri la mondlingva demando, povu esplori, aŭdi k rigardi ĝian pulsantan vivon. Kun nia britia K-do mi volonte konfesos, ke oni devas esti dankema al la unuaj pioniroj de la esperanta movado. Mi eĉ opinias, ke homoj apartenantaj al la plej reakciaj medioj, se ili lernas k propagandas esperanton, iel faras revoluciigan laboron. Tio cetere estas aliforme dirita en «For la Neŭtralismon!»

Ĉiam mi sincere ĝojis ĉe la konstato, ke esp-o prosperas en iu ajn burĝa medio. Se UEA havus 50 000 membrojn, konsistantajn el komercistoj, turistoj, bankistoj k. s. reprezentantoj de la burĝa klaso, neniu pli ol mi ĝojus.

Pro simila konsidero mi sentas min kvazaŭ supren levita de entuziasmo, kiam iuj Linberg, Cepelin, Kost, Belont k. a. akiras novajn venkojn super la distanco. Sed mia ĝojo estus ankoraŭ pli granda, se la Laboristaro posedus k utiligus mem la mirindajn flugmaŝinojn. Same rilate al esp-o.

Sekve oni ne povas ne bedaŭri ke lia ministra moŝto Henderson, membro de la II-a Internacio, preferis patroni la neŭtralan kongreson en Oksford ol nian en Londono.

Sed ni ne estu tro severaj por tiu Laborpartiano. Ne estas ankoraŭ tre malproksima la tempo, kiam anoj de la III-a Internacio, eĉ K-doj el Sovetio, partoprenis neŭtralajn kongresojn…

Espereble nia Britia K-do ankaŭ metos kun respekto sian neŭtralemon en la ĉerkon, kie kuŝas mortintaj dioj.

E. L.


ALVOKO AL LA SAT-ANOJ

SAT-anoj el okcidenta Bohemio (Ĉeĥoslovakio) kunvenintaj en Zbuch la 21-an de septembro 1930, esprimas sian malkontenton pri la longaj disputoj en SAT. Estas kolerige, ke estas tiom malmulte da sinrego rilate al la komuna afero. Niaopinie, se estus ĉiuflanke sincera volo kunlabori, se ĉiu SAT-ano subpremus en si ĉiun emon trudi sian opinion al la aliaj, se estus ĉe ĉiu K-do iom da amo al la afero, SAT povus servi kiel modela organizo por la interbatiĝemaj laborist-organizoj.

SAT devas esti nek social-demokrata, nek komunista, nek anarkista ktp. Ĝi devas esti ideologie sendependa, kontraŭdogma, kleriga asocio kun tre alta lojalo al ĉiuj socialismaj tendencoj.

La antaŭtempe foririntaj anarkistoj revenu (… se ne ankoraŭ okazis tiel). La redakcio atente kontrolu la artikolojn por evitigi eventualajn polemikojn. Por sia partio politika ĉiu povas labori per la koncerna frakcio. Ĉiuj forjetu personan vantemon k neprudentan obstinon, estu toleremaj reciproke.

For ĉian partian fanatikon. Ni volas pacon en SAT!

SAT-anoj 5194, 7320, 15 618, 9284, 15 207, 4102, 13 116, 14 382, 15 768, 5960, 15 206, 6082, 6734, 9285, 6737, 6733, 14 998.


Esperantista Traktoro

Por la Dua Traktoro estas kolektitaj en Usono, Kubo, Nikaragvo, kun la ĝenerala deziro, ke ĝi estu nomota «Esperantista Solidareco», en

  • Novjorko (N. Y. City) de SAT-rondo k neesp-istoj . . . . . $ 68,25
  • Cleveland (per Robboy k Needelman) . . . . . 30.—
  • Detroit (per March Vlado) . . . . . 20.—
  • Katonah (per M. Starr) . . . . . 2.—
  • Allentow (Koether) . . . . . 7.—
  • Binghamton (W. Sieler) . . . . . 1.—
  • Denver (Kerr) . . . . . —.10
  • Ruperto (Holt) . . . . . 1.—
  • Toledo (7302) . . . . . 1.—
  • Nikaragvo (Kiss) . . . . . —.25
  • Kubo (Habana) (per 15 135) . . . . . 5.50

Sume $ 136.10

Transigis al SAT-administracio por konto CK de SEU.

K-do Bonesper (SAT-ano 29).


KURIOZAĴOJ

En Antverpeno mi akompanis fremdlandan amikon al la domo de profesiaj sindikatoj. Li iris supren, serĉante iun oficejon. Dume mi atendis malsupre en la koridoro. Eniris k forpasis preter mi sinjoro, sur kies brusto mi ekvidis malgrandan verdan stelon.

— Ho, samideano! mi ekalparolis lin. Li returnis sin. — Ĉu esperantisto?

— Jes, jam delonge. Jam antaŭ la milito mi lernis esperanton.

— Ĉu vi estas ano de iu Antverpena grupo? Ĉu de «Verda Stelo» (burĝa)?

— Ne, mi apartenas al neniu grupo. Mi laboras ĉi tie en sindikat-oficejo.

— Pro kio vi ne SAT-aniĝas?

— Ĉar en SAT estas multaj komunistoj… k mi ne volas… Mi tamen abonas «S-ulo»n.

Jen oficisto de laborist-organizo, kiu vivas pere de laboristoj k — hontas esti SAT-ano.

*

Alveninte Vankover-on (en Brita Kolumbio, Kanado) mi serĉis esperantistojn. Laŭ la Jarlibro ekzistas tie unu SAT-ano. Ĉe la loĝejo nomita kiel adreso oni diris, ke li laboras tre malproksime en arbaro. Kaj oni montris al mi alian laboristan esperantiston. Post interkonatiĝo mi demandis lin, kial li ne SAT-aniĝas? — Li respondis, ke li ne povas esti SAT-ano, ĉar SAT estas komunista organizo.

— Tute ne, mi rediris, k mi provis lin ĝuste informi pri SAT.

— Jes, jes, mi scias tre bone, li rimarkigis, — sed plejparte ĝia anaro konsistas el komunistoj. Estante anarkisto mi agus kontraŭ mia konvinko, pagante membrokotizon al SAT k tiel subtenante komunistan organizon.

Post plua diskuto li promesis aboni «S-ulo»n.

Maristo 13 065.

KOMUNIKO DE LA DIREKCIO

Ni publikigis en n-oj 299 k 310 notojn rilate al la neeblo nuntempe liveri al sovetianoj, kiuj antaŭmendis la Plenan Vortaron, tiun volumon. Ni petis ilin repostuli la pagitan monon inkluzive rentumo. Povus esti, ke nun kelkaj el tiuj antaŭmendintoj havas la bonŝancon akiri la Vortaron pere de bonvolema korespondanto aŭ amiko ekster Sovetio. En tiu okazo estu komprenite, ke ni liveros la volumon je la antaŭe konsentita favora prezo, se ni, laŭ preciza indiko de nomo k adreso de l’ sovetiano, por kiu estas aĉetata la verko, konstatis, ke la koncernulo fakte antaŭmendis ĝin.

— pàgina 8 —

16 — SENNACIULO

UNUECIGO DE L’ PRONONCADO

Feliĉe jam mortadas la malnova k malvera fabelo, ke la esp-istoj el diversaj landoj ne povas interkompreniĝi pro malbona prononcado. Male, ĉiu esp-isto, eĉ nur malmulte interparolinte kun fremdlandano, povas konstati kun ĝojego, ke unu vere bone komprenas la alian. Eĉ oni rakontas ŝerce, ke Berlinano pro sia dialekto en Vieno devis komprenigi sin per esp-o.

Tamen unu bedaŭrindaĵon oni devas noti, nome malgrandajn diferencojn koncerne la prononcon de longaj k mallongaj silaboj. Ekzemple hungarlingvanoj preskaŭ ĉiam prononcas «liberēco», la germanlingvanoj «liberĕco» (¯ estas longa, ˘ mallonga elparolo). Ŝajnas, do, ke la regulo pri meza longo ne estas atentata. Tiu diferenco povus malaperi, se jam en la kursoj la instruantoj en la tuta mondo unuece instruus la prononcadon, sendepende de naciaj specialecoj. Oni tial interkonsentu, ke antaŭ ĉiu mola litero, per kiu komenciĝas la lasta silabo, estu elparolata longe la vokalo de l’ antaŭlasta silabo; antaŭ ĉiu malmola litero mallonge. Same mallonge antaŭ ĉiu duobla konsonanto, ekz. săblo, vinăgro ktp. Molaj literoj estu nomataj: la kvin vokaloj k krome: b, d, g, ĝ, h, j, ĵ, l, m, n, r, ŭ, v, z; do malmolaj: c, ĉ, f, ĥ, k, p, s, ŝ, t. Oni elparolu ekz.: verĕco, ĉăpo, sed elspēzo, parolādo. Germanoj ekz. nelogike diras: laŭdāta k laŭdōta, sed laŭdĭta. (Unuece oni ĉiujn tri prononcu mallonge, ĉar la lasta silabo komenciĝas per t). Aŭ ili diras: «fiăgo [?], sed fāgo [?], k. a. Alilingvanoj certe ankaŭ havas tiajn nelogikaĵojn en prononco. Per la proponata unuecigo oni facile povus forigi tiujn mankojn.

Rud. Fischer, Wr. Neustadt (Aŭstrio).

TRA LA MOVADO

KRONIKO

SVEDIO. Laborista esp. klubo de Stokholmo aranĝis la 21-an de sept. instrukurson por instruantoj de la vintraj kursoj. La kurso, kiun gvidis K-doj E. Eriksson k J. Johansson, tre bone sukcesis. La unua parolis pri la organiza problemo k substrekis la gravon de fortaj esp. organizoj k la dua faris lekcion pri div. instrumetodoj k pri la instruarto entute. La partoprenantoj estis tre kontentaj k esprimis la deziron, ke la klubo aranĝu plurajn tiajn kursojn. (13 131.)

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

E. Lanti, La Langue Internationale (La Lingvo Internacia). Eld. Fédération Espérantiste Ouvrière, 177; rue de Bagnolet, Paris XX. Form. 11,5×18. 78 pĝ. Prezo: 3,50 fr.

La dua eldono de tiu ĉi rimarkinda franclingva propaganda broŝuro de K-do Lanti estas iom pli ampleksa ol la unua eldono, ĉar ĝi entenas kiel suplementon laŭeble kompletan liston de esp. asocioj k gazetaro. Tre koncize, klare k objektive estas konigita ĉio, kion laboristo devas scii pri la problemo de l’ internacia lingvo: historio, kompara studo de esp-o k aliaj lingvoprojektoj, pruvoj pri la supereco de esp-o k ĝia vivo, ĝia praktika aplikado, ĝia literaturo ktp. Resume, tre taŭga verketo nepre necesa por ĉiuj propagandistoj.

G. A.

Oficiala poŝtkarto de l’ princlando Liĥtenŝtajno. Teksto en germ. k esp-a lingvoj. 6 kartoj kun malsamaj bildoj. La serio estas havebla kontraŭ antaŭpago de 2 sv. fk. per poŝtmandato al Sammlerpostamt Triesenberg, Liechtenstein. Neordaj mendoj ne estas plenumataj. Koresp. en esp-o. Laŭdezire oni surskribas konvenan tekston en esp-o. La karto estas destinita por turisma propagando per esp-o.

NIA POŜTO

15 618. — Bonvolu tiun verkon rekte mendi ĉe SAT en Paris.

Al kelkaj. — Jes, en la kotizo 1931 por aktivaj membroj estas ankaŭ entenata la abono al «S-ulo». Adm.

15 135. — Ni preferas manuskr. pri viv- k laborkondiĉoj en la lando mem (orig.).

11 082. — Ne utilas fari la trad. (Strindb.), ĉar la verketo aperis jam antaŭ jaroj en malnova S. R. Red.

KORESPONDADO

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do Ernesto Hausmann (esp. lernanto), Ruppersdorf, 255, ĉe Reichenberg, kĉl, L, PK, PI, PM. Resp. garant.

FRANCIO

K-do Jean Gauthier à Condat sur Vézère Dordogne, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Certe resp.

K-do Maurice Pineau (16 797), 75 rue de la Convention, Paris-15 (skribisto, esp. lernanto), kĉl, PK, PI, il. gaz.

[REKLAMO p.8] JARABONO 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla!

GERMANIO

K-dino Hilda Doll, Fookenstr. 68, Frankfurt a. M.-Griesheim, kun eksterlandaj K-dinoj pri ĉ. temo.

— Grupo Ffm.-Griesheim koresp. kĉl, pri iu temo. Adr.: F. Doll, Fookenstr. 68, Frankfurt a. M.-Griesheim.

K-do Max Wiedemuth, N.-Oderwitz, 137-c (Sa.), kĉl, L, PI, PM.

Kuracistino dez. koresp. kun samprofesianoj. Adr.: Gertrud Grünberg, Salzdahlumer Strasse 8, Wolfenbüttel (Braunschweig).

— Fotoamatoro interŝ. PM k fotojn kĉl, mi sendos fotojn de la alpoj ktp. Resp. garantiata. Adr.: Max Dost, Burgstr. 79, Chemnitz.

K-do Johannes Köhler, Neugraben 5, Bautzen (Sa.), interŝ. afiŝojn, traduku esperantlingven.

K-do Stefan Kirchschlager, Oberstr. 14, Schmiedeberg (Rsgb.), kĉl, L, PK, prefere kun fraŭlinoj. Nepre resp.

— 3 K-doj (22—25 j.) vigle koresp. kĉl pri ĉ. temoj, L, PK. Resp. garant. Adr.: K-do H. Glöckner, Siemeringstr. 20/1 l., b. Schwarz, Leipzig W 33.

K-do Chr. Hagen, Wermelskircher Str. 43, Köln-Deutz, kĉl, pri ĉ. temoj.

K-do Walter Vogel (socialdemokr.), Moreaustr. 17, Dresden 24, kĉl, L, PI. Resp. garantiata.

K-do Paul Majer, Sonnenstr. 48, Chemnitz/Sa., kĉl, L, PK, PI.

— Junkom. ĉelo koresp. k interŝ. afiŝojn, fotojn ktp., kĉl. Resp. garantiata. Adr.: O. Wyzolniersky Postplätzchen, 7, 1/10, Mainz.

K-do Erich Dietrich, Dippoldiswalder Str. 19, Dohna/Sa., PI, kĉl. Nepre resp.

HUNGARIO

— K-doj sendu al ni materialon, bildojn, il. gaz. por hejmgazeto. Adr.: B. Szerémi, VI, Petnehazy u. 80, 1/5, Budapest.

ITALIO

K-do A. Facchi, post vana provo koresp. kun siaj sovetiaj koresp.-antoj devas ĉesi iun ajn interrilaton pro cenzuro, konfisko, aŭtoritata malpermeso k admono de aresto. Pardonu la ĝenon!

JAPANIO

K-do Fukui-Takeŝi, 717 Noeĉo 2, Higaŝinari-ku, Osaka, interŝ. kĉl, esp-istajn Prol-organojn, ĉiumonate.

NEDERLANDO

K-do J. A. Timmers (stukisto), Hasebroekstraat [?] 51, Den Haag, serioze koresp. pri ĉ. temoj, kĉl, L, PK, PI.

ENHAVO

paĝo
Karlo Marks pri Hindio 9—10
El Skotlando 10
La svedaj elektoj 10
Sardujo 11
Pri negroj k imperialismo 11
Sennaciismo — internaciismo 12
La klasbatalo tra la mondo 12
Mi volas scii 13
Libertempo 13
Sennaciula Scienc-Kultura Paĝo 14
Tra Esperantio 15—16
Korespondado 16

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

Núm. 315, 16 d’octubre de 1930

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

7-a JARO, N-o 315 — LEIPZIG, 16. /10. 1930

[BILDO p.1 | 30,4,69,14] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, antaŭ terglobo kun meridianoj kaj paraleloj.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

KIO OKAZOS EN GERMANIO

La rezulto de la lasta baloto donis okazon por viglaj diskutoj. Dum la lastaj semajnoj oni ĉie konversaciis, en fabrikoj, ĉe stratanguloj, en la hejmoj pri la sama temo: «Apenaŭ kredebla la sukceso de la nacisocialistoj! Tian rezulton mi ne atendis, kvankam mi konsciis, ke la faŝistoj havas multajn simpatiantojn eĉ inter la laboristaro. La fihomoj!»

Fakte la lastaj balotoj estas nekompareblaj kun iuj antaŭaj. En 1928 voĉdonis por la «Nacisocialista Germana Laboristpartio» ĉ. 800 mil elektrajtaj personoj — en 1930 pli ol ses milionoj esprimis sian fidon al la kandidatoj de tiu ĉi partio. Do anstataŭ 12 estonte 107 faŝistoj influos la decidojn de la regna parlamento.

La redaktoroj de la lab. gazetaro estis tiom konsternitaj, ke ili en la unuaj artikoloj tute forgesis insultadi k kalumnii, kia estas ilia metodo kontraŭbatali la faŝismon. La burĝaro balotis por Hitler — tio estas la kerno de ĉiuj artikoloj k la sola konsolo de l’ gvidistoj por si mem.

Sed por ni estas valore konstati, ĉu la nekontraŭdirebla sukceso de la germanaj faŝistoj havas signifon favoran aŭ malfavoran? Kiu profitos pro la venko de l’ nacisocialistoj, la kapitalismo aŭ la socialismo? Nu, kompreneble la kapitalismo! opinias la homoj, kiuj akiris sian scion pri la nacisocialista partio nur per artikoloj k paroladoj de niaj eminentaj gvidistoj.

Sed ĉu tio nepre ĝustas? Antaŭ la balotoj la burĝaj partioj presigis afiŝojn k grandformatajn gazetanoncojn kun la averto: Ne balotu por la nacisocialista partio, ĉar ankaŭ ĝi estas marksisma! Kontraŭe la nacisocialistoj asertas, ke ili k nur ili estas akraj malamikoj al marksismo, k vere la pasinta balotagitado estis kvazaŭ duelo inter socialdemokrata k nacisocialista partioj. Dum ĝi ludis gravan rolon la vorto marksismo, ĉar la nacisocialistoj kunigis ĉion malkontentigan en la nuna sociordo k donis al ĝi la terminon marksismo. Laŭ iliaj pamfletoj la marksismo kulpas pro: malvenko dum milito — packontrakto de Versaj — ĉiuj lastatempaj koruptskandaloj — altaj impostoj — senlaboreco — riĉiĝo de laboristaj gvidistoj k sklavigo al germana proletaro ktp. Ĉiam sekvis la konsilo: Se vi volas forigi la marksisman marĉon, liberigu vin k vian nacion — balotu por la partio, kiu sola kontraŭbatalas la marksismon, la hebreismon. Tio estis la esenco de ĉiu agitado nacisocialista.

Estas ne sen intereso por ni esplori, el kiuj popolpartoj devenas la anoj k simpatiantoj de l’ t. n. faŝista partio. Multaj el niaj artikolverkistoj kontentiĝas pri tio, ke la laboristaj partioj sukcesis balotigi por siaj kandidatoj ne malpli da elektrajtuloj ol antaŭe k elvokas triumfe: La marksisma fronto staras firme k neŝancelite.

Mi rigardas la situacion de alia vidpunkto. Ni ĉiuj scias, ke la kapitalistaro laŭnombre konstante plimalmultiĝas. En Germanio dum la lastaj jaroj milionoj da mezklasanoj proletiĝis k tiu ĉi evoluo ankoraŭ ne finiĝis. Tion kaŭzis parte la malvenko en la mondmilito, sed ĉefe la ekonomia evoluo, la trustiĝo k raciigo en la industrio. Tiuj homoj konscias, ke ili estas degraditaj, sed nur malmultaj el ili volas kompreni, ke ili neniam plu povos ludi la rolon en la socio, kiun ludis iliaj prapatroj. Ili baraktas kontraŭ la por ili terura ekkono, ke ne plu estas grava diferenco inter la organizita proletaro, kies agadon ili malŝatis, k ili mem, la «pli bonaj homoj». Vanto malhelpas al ili forigi ĉiujn antaŭjuĝojn k enviciĝi en la fronto de tiuj, kiuj posedas nenion krom sia laborforto. Ĉar tiuj homoj spertis, kiom senpovaj estas la elburĝaj partioj kontraŭ la grandkapitalo, tial ili serĉis helpon ĉe aliaj partioj. La laboristajn ili konas nur supraje, ĉefe laŭ artikoloj pri ili en burĝaj gazetoj k laŭ la manifestacioj, kiujn ili abunde aranĝadas, sed kiuj tute ne havas varban karakteron. Almenaŭ iamajn mezklasanojn oni tute ne povas influi per manifestacioj. Ankaŭ la nacisocialistoj trovis la vojon al iliaj koroj ne per manifestacioj, kiujn ili okazigas, sed per lertega agitado.

Ĉiel ili provis senkreditigi k kulpigi la parlamentan regsistemon k akre kritikis ĉiun agon de la ĝisnunaj ministroj en internaj k eksteraj aferoj. Ili kredigas, kvazaŭ la nuna mizero estus sole en Germanio k ĉi tie estiĝis nur, ĉar la popolo estas devigita akcepti la packontrakton de Versaj k plenumi la sekvintajn pagoplanojn. Oni ignoras, ke ankaŭ aliaj ŝtatoj kun evoluinta industrio ne povas solvi la problemon pri senlaboreco kun ĝiaj sekvoj por la tuta ekonomio. Kiel estus solvebla la nuna financa k ekonomia dilemo ĉi tie, pri tio nenio certa estas dirita k — la amaso ne cerbumas pri tiu ĉi manko. Efektive trovis laŭtan eĥon la devizo de la nacisocialistoj: For la parazitojn en registaro k parlamento — ni postulas diktatorecon!

Por ke neniu ricevu la impreson, ke en la partio estas nur mezklasanoj, kiuj revas pri reveno de antaŭmilitaj cirkonstancoj, mi emfazas: La uniformitaj nacisocialistoj, la t. n. ataktaĉmentoj en sia plimulto konsistas el laboristoj; eĉ senlaboruloj ne malabundas. Se ruĝfrontanoj (komunistoj) agis laŭ la devizo ofte menciita antaŭ kelka tempo: Batu la faŝistojn, kie ajn vi renkontos ilin — nu, tiam nur proletoj interbatalis, vundis k eĉ mortigis unu la alian.

Kio logis laboristojn fariĝi faŝistoj?

— pàgina 2 —

18 — SENNACIULO

Mi menciu nur la plej gravajn kaŭzojn: Ekonomiaj avantaĝoj; malamo kontraŭ hebreoj; ĝojo pri uniformo k militista ludado; malestimo al gvidistoj precipe el la socialdemokrata partio pro ilia konduto dum burĝaj festenoj; naciemo. — Antaŭ kelkaj jaroj multaj senlaboruloj povis ricevi bone pagatan laboron en grandaj fabrikoj, se ili aniĝis al la partio nacisocialista. Multaj entreprenistoj dungis prefere tiajn laboristojn, kiujn rekomendis distingaj lokgrupanoj. «Kies panon mi manĝas, ties kanton mi kantas.»

Antaŭe la nacisocialistoj volonte konigis programon, kiu enhavas kelkajn punktojn, kiuj direktiĝas kontraŭ kapitalismo; sed ne kontraŭ tiu sistemo ĝenerale, nur kontraŭ la eksterlanda k juda kapitalismo, kiun oni titolis premeganta; kontraŭe la germanaj entreprenistoj k posedantoj reprezentas la kreantan kapitalismon. Tia difino trovis multajn kredantojn.

Ĉio malbona en la mondo laŭ ili devenas de la judoj, kiuj ne laboras, kiuj nur ekspluatas k diboĉas, kiuj perfidadas la alirasajn gelaboristojn k trompadas ilin, ĉar judoj konas solidaron nur inter si. Tiaj argumentoj estas tre efikaj, ĉar la germanoj ŝajne heredis antipation kontraŭ hebreoj. En antaŭbalotaj faŝistaj flugfolioj oni povis vidi diboĉantajn laborist-gvidantojn frakvestitajn kun incitaj tekstoj, por ke la proletoj ne plu sekvu ilin. Pri naciemo k emo al uniformoj mi ne bezonas skribi: en ĉiuj landoj la homoj estas pli malpli influataj de tiaj inklinoj.

Kiel kontraŭagis la laboristaj partioj? Mi jam diris, ke anstataŭ diri la veron, ili preferis mensogi, kalumnii k insulti pri la nacisocialista partio k ĝiaj celoj. Konsekvence ili devis alvoki la popolon ne viziti kunvenojn, en kiuj oratoras faŝistoj. Tamen la amasoj ne lasis sin deteni, k tiel okazis, ke por eniri kunvenojn aranĝitajn de nacisocialistoj, oni devis aĉeti enirbiletojn jam kelkajn tagojn antaŭe. Tiu partio okazigis antaŭ la baloto 34 mil kunvenojn en tuta Germanio, k en afiŝoj anoncantaj tiujn kunvenojn troviĝis la frazo: «Hebreoj ne estos enlasataj!»

La popolo vigle diskutadas pri la surpriza balot-rezulto, k tute kontraŭ la opinio de l’ ĵurnalistoj la simplaj proletoj havas la konvinkon, ke ni staras antaŭ intercivitana milito. Certe estas, ke la tutan estontan politikon difinos la nacisocialistoj. Por ili ekzistas du ebloj: aŭ ili regos en Germanio kun aliaj burĝaj partioj aŭ ili sabotos (fuŝos) ĉiujn parlamentajn laborojn k fine forigos la registaron k parlamenton, anstataŭigante ilin per diktatoro.

Se ili regos kun aliaj burĝoj, la situacio ne estos alia ol se ili nomos diktatoron. La Turingia ekzemplo pruvas tion. Tie la tuta registaro vole nevole aprobas ĉiujn agojn de Frik (Frick), ministro por internaj aferoj. Laŭplaĉe li maldungas respublikanajn oficistojn pedagogajn, policajn k administrajn k anstataŭe instalas nacisocialistojn. Oni povas vere rekomendi lin kiel imitindan modelon al ĉiuj gvidistoj de lab. partioj, kiuj emas regi kun burĝaj ministrokolegoj. Faŝistaj ministroj havas la komision ne cedi al la alitendencaj koalicifratoj, k ili plenumas, fidelaj al la partio, la komision; sekve regule cedas la aliaj k tiel la nacisocialistoj atingas preskaŭ same multe ol se ili solaj estus respondecaj pri ĉiuj faroj de l’ registaro.

La lasta parlamento devis disiĝi antaŭtempe, ĉar en ĝi ne troviĝis plimulto por aprobo de novaj impostoj, kiuj ŝarĝus la senhavan amason. Ankaŭ alia burĝa registaro povos proponi nur la samajn aŭ similajn impostojn, k la nacisocialistoj bone scias tion. Tial, ruzaj, ili postulas por si ĉefe la postenon de armeministro k, kiel en Turingio, tiun por internaj aferoj. Konsciante, ke la popolo ne kontentiĝos, ili klopodos estri la armeon k policon por povi subpremi eventualajn ribelojn.

Kelkfoje en lastaj monatoj proletoj estis tre severe juĝitaj k restos dum multaj monatoj en malliberejoj. Ili partoprenis kunvenojn aŭ manifestaciojn, dum kiuj okazis interbataloj kun polico aŭ mortigoj al alipensantaj proletoj. Tiaj okazoj, kiuj malhelpas unuiĝon de l’ tuta proletaro, espereble estonte evitiĝos. La kulpajn gvidistojn, kiuj havas avantaĝon el tiaj malpacaj renkontiĝoj inter samklasanoj, neniam trafas puno. Ĝojinde nun vekiĝas inter proletaro la sento, ke oni nenion atingas, se oni brulegigas la malamon kontraŭ alitendenca laborfrato. La devizo: Batu la faŝistojn, kie ajn vi renkontos ilin! nun ne plu estas kriata, k strange — pri neaŭdo de tia fidevizo hurlas verkistaĉoj en neradikalaj gazetoj.

En nacisocialista tendaro mem ribelis la proletoj k ne plu emas blinde obei ĉiun ajn eksoficiron, kiaj estas multnombraj en la gvidistaro de l’ nacisoc. partio. Jam antaŭ la balotoj, en Berlino k aliloke, la opozicio, t. e. la sinceraj klaskonsciaj (?) proletoj ribelis kontraŭ Hitler, la idolo de l’ germanaj faŝistoj. La Hitleranoj devis aperigi novajn gazetojn, ĉar kelkaj antaŭaj troviĝis en manoj de l’ opoziciuloj, kiuj uzas ilin por publikigi tute ne flatajn sciigojn ankaŭ pri la konduto de l’ partigvidistoj, per kiuj la popolo ekscias, ke la diferenco inter diverstendencaj gvidistoj ne estas tiom granda ol la diferenco inter gvidistaro k simplaj sampartianoj.

Nun granda parto el la popolo estas preta subiĝi iun ajn diktatorecon, sed nur por havi esperon, ke io estos entreprenata, kio fine ĉesigos la teruran staton de necerto k garantios al ĉiuj labor-eblon.

F. Zehrer (6732).

KARLO MARKS PRI HINDIO

(Fino. Vidu antaŭan n-on)

Mi scias bone, ke la anglaj industriistoj volas provizi Hindion per fervojoj en la sola celo, per malpli da kostoj eltiri el ĝi la kotonon k aliajn krudmaterialojn necesajn por iliaj manufakturoj. Sed post kiam vi unuan fojon enkondukis la maŝinon k la lokomotivon en lando, kiu posedas feron k karbon, estas al vi neeble ĝin teni aparte de la fabrikado. Vi ne povas konservi liniaron da fervojoj tra grandega lando, ne enkondukante ĉiujn industriajn procedojn, kiujn necesigas la tujaj k kurantaj bezonoj de l’ transportiĝo per vaporo, k el kiuj eliros la aplikado de l’ maŝinismo al la industribranĉoj, kiuj ne estas en senperaj rilatoj kun la fervojoj. La fervojoj estos do vere por Hindio la antaŭkurantoj de l’ moderna industrio. Tio estas tiom pli certa, ke, laŭ la britaj estraroj mem, la hinduoj estas speciale taŭgaj por lerni la kondukadon de maŝinoj. La pruvo pri tio estas vaste liverita per la kapablo k lerto, kiujn manifestas la indiĝenaj maŝinistoj ĉe la Monfabriko de Kalkuto, kie ili estas laborigataj depost jaroj ĉe vapormaŝino, ankaŭ kiel tiuj, kiuj estas ligitaj al pluraj vapormaŝinoj en la baseno de Hurdvar, k ankaŭ alie. S-o Kembl (Campbell) mem, kiom ajn influita li estas de la antaŭjuĝoj, kiuj cirkulas pri la Kompanio de Hindio, estas devigita konfesi «ke la granda amaso da hinduoj posedas grandan industrian energion, ke ĝi estas plene taŭga por akumuli kapitalon, ke ĝi estas rimarkinda per la matematika klaro de sia pensado, per sia talento por la scienco de nombroj k por ĉiuj ekzaktaj sciencoj». «Ilia inteligento, li diris, estas rimarkinda». La moderna industrio, konsekvenco de l’ fervojoj, fordetruos la heredan labordividon, sur kiu baziĝas la hinduaj kastoj, tiuj ĉi baroj absolutaj al la progreso k la potenco de Hindio.

Ĉio, kion la angla burĝaro estos devigata fari, realigos nek la emancipon de l’ amaso de la popolo, nek la materian pliboniĝon de ĝiaj sociaj kondiĉoj, ĉar ĉi tiuj dependas ne nur

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 19

de la disvolviĝo de l’ produktofortoj, sed de ilia alproprigo fare de la popolo. Sed tio, kion la angloj ne malplenumos, estas meti la necesajn materiajn premisojn por tiu ĉi emancipo k tiu ĉi pliboniĝo. Ĉu la burĝaro iam faris ion alian? Ĉu ĝi iam realigis progreson ne trenante la individuojn k la popolojn en la sango k la koto, en la mizero k la malnobliĝo?

La hinduoj kolektos la fruktojn de l’ novaj soci-elementoj, kiujn disvastigas inter ili la brita burĝaro, nur, kiam en Granda Britio mem la nunaj regantaj klasoj estos trudanstataŭitaj de la industria proletaro, aŭ kiam la hinduoj mem estos fariĝintaj sufiĉe fortaj por sin liberigi komplete de la brita jugo. Ĉiuokaze, ni povas certe atendi vidi, en pli malpli malproksima estonto, la rekreiĝon de tiu ĉi granda k interesa lando, kies amindaj loĝantoj, eĉ tiuj de l’ plej malsuperaj klasoj, estas, por apliki la esprimon de l’ princo Soltikov, «pli sagacaj k pli lertaj ol la kimroj»; ilia submetiĝo mem estas kompensata per mieno de nobla trankvilo; ili mirigis, malgraŭ sia natura senenergio, la britajn oficirojn pro sia maltimemo; ilia lando estis la fonto de nia lingvo k niaj religioj; ili reprezentas la tipon de l’ antikva ĝermano, kun siaj kŝatria-oj¹, k tiun de l’ antikva greko, kun siaj bramanoj.

Mi ne povas forlasi la temon, ne konkludante per kelkaj rimarkoj.

La profunda hipokrito, la denaska barbareco de la burĝa civilizo montriĝas en niaj okuloj, de kiam ni ilin deturnas de la metropolo, kie ili sin vestas per respektindaj formoj, por rigardi al la kolonioj, kie ili en plena nudo elmontriĝas. Ili estas la defendantoj de l’ posedrajto, sed ĉu iam revolucia partio efektivigis agrarrevoluciojn similajn al tiuj de Bengalio, Madras aŭ Bombe? Ĉu, por apliki esprimon de tiu granda ŝtelisto, lordo Klajf (Clive)² mem, ili ne turnis sin, en Hindio, al kruelaj trudelpremoj, kiam la simpla produkto de ilia korupto ne sukcesis kontentigi ilian rabegemon? Dum ili belparoladis en Eŭropo pri la nerompebla sankto de l’ publika ŝuldo, ĉu ili ne konfiskis en Hindio la dividendojn de l’ rajahoj (princoj), kiuj estis investintaj siajn privat-ŝparajojn en valorpaperoj de la Hindia Kompanio? Dum ili kontraŭbatalis la Francan Revolucion je la preteksto defendi «nian sanktan religion»; ĉu ili ne malhelpis, sammomente, la kristanismon esti predikata en Hindio, k, por tiri monon el la pilgrimoj amase alfluantaj la templojn de Orisa k Bengalio, ĉu ili ne fariĝis la negocistoj pri mortigo k prostituo, plenumitaj en la templo de Djagernat³? Tiaj estas la homoj de la «Posedrajto», de l’ «Ordo», de la «Familio» k de la «Religio».

La detruaj efikoj de l’ angla industrio rilate al Hindio, lando tiel vasta kiel Eŭropo, ampleksanta 60 milionojn da hektaroj, estas sendiskutaj k eksterordinaraj. Sed ni ne devas forgesi, ke ili estas nur la rezultoj organikaj el la tuto de l’ produktosistemo, tia kia ĝi estas starigita hodiaŭ. La produktado baziĝas en ĝi sur la absoluta superregado de l’ kapitalo. La kuncentrigo de l’ kapitalo estas esenca, por ke la kapitalo povu ekzisti kiel sendependa potenco. La detrua influo de tiu ĉi kuncentrigo sur la mondmerkatoj montras nur, je giganta skalo, la organikajn leĝojn esence proprajn al la ekonomi-sistemo nuntempe valida en ĉiu civilizita urbo. La burĝa historiperiodo havas kiel taskon krei la materiajn bazojn por nova mondo: unuparte, interrilatoj universalaj fonditaj sur la reciproka interdependeco de l’ diversaj partioj de l’ homaro, kiel ankaŭ la rimedoj por realigi tiujn ĉi interrilatojn, k, aliparte, la disvolvo de l’ produktopovo de l’ homo k la transformo de l’ materia produktado en sciencan superregadon super la naturaj fortoj. La burĝaj industrio k komerco kreas tiujn ĉi materiajn kondiĉojn por nova mondo, en sama maniero kiel la geologiaj revolucioj kreis la tersuprajon.

¹ Militista kasto.

² Angla generalo de l’ 18-a jarcento, kiu konkeris Bengalion. Pruvita kulpa pri trompaj profitoj, li memmortigis sin.

³ Hindua diajo kun sangokulto.

[REKLAMO p.3] Vi ne bezonas esti riĉulo por subteni vian sovetian K-don, kiu dezirus plue ricevi «S-ulo»-n, sed mem ne havas la eblon pagi la abonprezon. Abonu por li! Abonigu por li ĉe via SAT-rondo farante tiurilatan proponon! Pagu al Administracio de SAT!

Memoro je la 15-a de julio en Vieno

(Daŭrigo. Vidu n-ojn 312, 313)

La socialdemokrata laborista respublika defendligo ne povis multnombre servi tiun fatalan tagon, ĉar granda parto el ĝiaj anoj estis inter la laboristoj, kiuj manifestaciis. Tamen la malgranda aro, kiun oni ankoraŭ sukcesis kolekti, faris verajn heroaĵojn de sinofero k helpo. Ili penetris en la brulantan justecpalacon k savis tiujn samajn policistojn, kiuj, kiel estas pli antaŭe dirite, tute senbezone, kvazaŭ por pasigi la tempon, senĉese pafis el la interno de la palaco al la fratoj de la liganoj, je risko de l’ propra vivo.

Kiam ili estis en la fumanta palaco, ili donis al la policanoj siajn proprajn uniformojn, faris al ili bandaĝojn, por ŝajnigi ilin vunditaj, kondukis aŭ portis ilin el la palaco tra flanka pordo. Krom tio, meze en la kuglofajfado, ili transportis vunditojn, inter ili ankaŭ multajn policistojn en la hospitalojn.

Je la dektria k duono posttagmeze regis ĉie la plej granda trankvilo. La tumulto estis jam de longe pasinta. La homoj ne faris ion malbonan, ili staris k rigardadis scivoleme, kiel la granda justecpalaco bruladis. Post multaj vanaj klopodoj la defendliganoj sukcesis la dekkvinan fojon, trarompi barikadon k ebligi al la fajrobrigado la alveturon antaŭ la palacon k komenci la estingon de l’ fajro.

La sanitaruloj de la elektrolaborista defendligo transportis ankaŭ 18 vunditajn policistojn en la hospitalojn. Laŭ ilia petego ili iris la duan fojon en la brulantan palacon, por forporti de tie vunditajn policistojn. Kaj nun oni atentu, kian dankon la defendliganoj ricevis de la policistoj: Ĉi tiuj atendis, ĝis la vunditaj kolegoj estis forportitaj k poste pafis salvon mezen en la defendliganojn, el kiuj 11 personoj mortis! Ĉu ekzistas vortoj en la homlingva vortaro por brulsigni tian fiecon?

Antaŭ ol doni pafilojn al la policistoj, ties superuloj metis ilin rekte en sangebriiĝon, rakontante malverojn pri kruelaĵoj de la manifestaciantoj kontraŭ la policistaro. Jam en la tagmezaj horoj oni rakontis en la policejoj, ke 13 policistoj estis mortigitaj, ke 60 policistoj estus vivbruligitaj en la palaco, ke oni pendigis policistojn sur arboj, ke oni detranĉis la nazojn al ili, kastris ilin. Malgraŭ tio, antaŭ ol la policistoj komencis la perfusilan amasbuĉadon, eĉ ne unu sola policano estis mortinta!

Kiam la fajrobrigado ekagis, ĉio estis finita, k se la policistoj estus volintaj, ĉio estus restinta trankvila k neniu alia homa vivo estus endanĝerigita aŭ mortigita. Sed bedaŭrinde la policistoj volis murdi ĉiuokaze, nepre k per la jam citita mortigo al 11 defendliganoj komenciĝis neeldireblaj kruelaĵoj. Braŭntal (Braunthal) pritraktas en sia libro kelkajn el amasego da tiaj. Mi tradukas ilin laŭvorte. Ĉiuj estas rakontoj de okulatestintoj, kiuj donis siajn nomon k adreson. Jen la okazintaĵoj:

Je la deksepa posttagmeze — delonge jam la tumulto estis for — aro da

— pàgina 4 —

20 — SENNACIULO

Kiam granda socia revolucio estos ekposedinta la produktojn de l’ burĝa epoko: la mondmerkaton k la modernajn produktrimedojn — k estos subiginta ilin al la komuna kontrolo de l’ progrese plej antaŭaj popoloj, tiam nur la homa progreso ĉesos simili tiun ĉi malbelegan idolanan dion, kiu volis trinki la nektaron nur el la kranioj de buĉitoj.

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

Situacio k rajtoj de laboristoj en Italio

La oficiala nombro da senlaboruloj estis je 31. julio 342 000, t. e. 141 000 pli ol antaŭan jaron samdate. Tiun nombron oni devas almenaŭ triobligi por havi ĝustan statistikon. La silkindustrio estas la plej trafita: dum du monatoj la nombro da okupitaj laboristoj falis de 65 000 al 38 000. Tiu pliiĝo de senlaboreco validas por ĉiuj industribranĉoj, escepte la teksindustrio. Laŭ burĝa itala gazeto en provinco Mantovo oni komencis apliki la sistemon de pago per naturproduktoj al terkulturaj laboristoj. Tio rekondukas nin al la feliĉa epoko de l’ primitiva ekonomio; la pagmaniero estas «aplikata» al la laboristoj: tio signifas kompreneble, ke oni ne demandis ilian konsenton. La italiaj laboristoj ne eĉ havas plu la rajton diskuti, ne nur pri la sumo, sed eĉ pri la formo de l’ salajro. Kiel oni scias, la lab. salajroj en Italio estas plej malaltaj en tuta mondo. La tiea laboristo produktas trionon pli ol lia angla kamarado, dum lia salajro estas nur la duono. Li produktas je 80% pli ol rusaj laboristoj k ricevas nur 70% de iliaj salajroj.

Timo pro la sekreta gazetaro en Italio

La sekreta gazetaro disvastiĝas pli k pli de tago al tago, malgraŭ la nekredebla organizado de spionsistemo k sovaĝo de l’ specialaj tribunaloj. Malgrandaj folioj velenaj, presitaj, kelkfoje maŝinskribe multobligitaj aŭ eĉ manskribitaj, cirkulas, avide atendataj, de mano al mano. La sugestoforto de tiuj folioj, kiujn maltrafas la akra atentemo polica, estas tiel granda, ke ĝi elvokas ofte manifestaciojn interne de fabrikoj, pri kio la gazetaro devas silenti, sed kiuj impresas registaron k industriistojn. La faŝista mastra unuiĝo kontraŭagas siaflanke per cirkuleroj sendataj al siaj membroj, atentigante pri la danĝero de tiaj manifestacioj k petante subpremi ilin per ĉiuj rimedoj.

Italio.

Politikaj kondamnitoj en Bolivio

La anarkista gazetaro raportis pri 9 mortkondamnitoj en Bolivio. Sed dume ŝanĝiĝis en tiu lando la registaro, la diktatoron Siles anstataŭis nacia milit-diktatoreco. La decido pri la sorto de l’ kondamnitoj restas en la manoj de l’ novaj regantoj. Temas pri juĝitoj, kiuj ribelis en j. 1921 kontraŭ estraro de komunumo, mortigis la estron kun familio k kelkajn najbarojn pro uzurpado de grundo k devigo al tro alta impost-pago. Gvidanto en tiu ribelo estis la nun 90-jara profesoro Faŭstino Blanki. Akuzitaj estis 246 personoj. En j. 1927 okazis kondamno je 5 jaroj da mallibero al kelkaj akuzitoj; post apelacio tiu decido estis nuligata k okazis kondamno je mortpuno por F. Blanki k pluraj aliaj akuzitoj. Naŭjaran martirecon jam suferis tiuj K-doj k montris senriproĉan sintenon en la karcero. Urĝas postuli liberigon al tiuj kondamnitoj per la laborista solidaro!

J. Lopez.

Strikoj en Ĉinio

Strikoj okazas en Ĉinio malgraŭ subpremo k malpermeso de Kuomingtang-registaro. En ĵurnaloj oni ne sciiĝas pri tiuj okazoj, ĉar la cenzuristo de l’ registaro ne allasas ilin. Jam pasintjare okazis striko de l’ laboristoj de «Water Supply» k de l’ tramo en la franca urbkvartalo de Ŝanĥajo, kiu malsukcesis pro la perforta interveno de Kuomingtang. Ĉi-jare ree la tieaj laboristoj strikas jam tre longe (pli ol monaton). Kiam, en 21. julio, la strikantoj kolektiĝis en sia kunvenejo, centoj da armitaj oficistoj kun armita veturilo ekpafis. Fine estis unu mortigita k 10 laboristoj vunditaj k malliberigitaj. En alia loko estis arestitaj 24 grave vunditaj personoj. La nombro da strikantoj estas 1600. Malgraŭ la protestoj de l’ sindikatoj en Ŝanĥajo, la franca policestro k la posedantaro malakceptis la postulojn je plialtigo de salajroj k plibonigo de laborkondiĉoj. Responde la entrepren-

policistoj en la aleo de Ringstrato ĉe la tramvoja turniĝo, antaŭ la konstruo de Stadtschulrat (lernejfaka estraro) pafis al la promenantoj. Viro, kiu en tiu momento volis transiri Ringstraton, falis trafite. Laŭte li kriis je helpo. La Ringstrato estis malpleniĝinta je homoj, ĉar ĉiuj estis forkurintaj pro la pafado. Sole la helpvokanto kuŝis en la strato. La policistoj demetis la pafilojn, staris kun pafiloj ĉepiede, sed rajona¹ inspektoro, kiu staris kovrite malantaŭ arbo k apartenis al la policistaro, alpretigis denove la pafilon, celis al la krianta vundito k pafis je li. La vundito mutiĝis, la kuglo frakasis la postkranion.

Denove la konstruo de la lernejfaka estraro. Post la «dispelo» de l’ homoj per la salvo, aliaj kolektiĝis tie denove, ĉar en la ejo de Stadtschulrat sanitarejo estis lokita k scivolemuloj rigardadis la transporton de la vunditoj. Estis la deksepa k duono posttagmeze, duonhoro post la lasta salvo.

¹ Subdistrikta. — Red.

Aro da policistoj denove lokiĝis en Ringstrato, rekte antaŭ la konstruo de Stadtschulrat. Ĉiam, kiam la disŝiregitaj homaj korpoj estis portataj en la konstruon, laŭtiĝis vokoj de indigno. Jen, subite polica inspektoro mansignis k denove salvo trafis en la homojn. La bone celita kuglo de la polica inspektoro, kiu pafis genuflekse, trafis la junan laboriston Bruno Peiska en la dorson. Li mortis ankoraŭ la saman tagon pro interna sangelfluo. Al pliaĝa homo pafo en la postkapon frakasis la kranion. Junulo, trafite de enkora pafo, subite mortfalis. Iu homo estis pafita en la renojn, alia en la kolon.

Bartenŝtajngase, je duono post la dekkvara. Aro da piedirantaj policistoj estis barinta k «puriginta» (seniginta je homoj) tiun strateton. La amaso forkuris en Stadiongase. Bartenŝtajngase estis en tiu momento malplena je homoj. Jen, forkuris kelkaj homoj en Stadiongase al Lastenstrato. Jen la polica baro en Bartenŝtajngase faris fusilan pafadon en la flankon k dorson de la forkurantoj. Por havi protekton, tri homoj sin kaŝis malantaŭ ŝtonetara amaso, ĉe angulo de Stadiongase k Lastenstrato. Unu el tiuj tri subite leviĝis, jetis sian jakon for de si, malkovris la bruston k flanken ŝovis surbruste sian ĉemizon, vaste disetendante la brakojn en plej alta ekscitiĝo, vokante: «Pafu je mi, se vi kuraĝas!» Jen, efektive, kvazaŭ ĝi estus laŭordona fusilado, la polica baro pafis salvon je la homo. Ĉi tiu, de kelkaj kugloj trafite, mortfalis.

(Daŭrigota.)

[REKLAMO p.4] LA NOVA EPOKO Monata literatur-scienca revuo de SAT prezentas en sia oktobra kajero fragmentojn el «La Ĝangalo» de Sinkler (U. Sinclair) k «Mi bruligas Parizon» de Jasienski; krome originalan rakonton de EMBA k orig. versaĵon primilitan de 11199. La unuopa kajero kostas 0,35 mk.g. Ĉiu literatur-amanto abonu al la nova jarkolekto de nia Revuo! ADMINISTRACIO DE SAT, LEIPZIG O 27.

— pàgina 5 —

SENNACIULO 21

istaro decidis la maldungon al pli ol 100 laboristoj. Laŭ oficiala statistiko okazis en Ŝanhajo dum julio jenaj strikoj: 1. En internacia loĝkolonio trifoje, 800 strikantoj; 2. en franca loĝkolonio dufoje, 930 partoprenintoj; 3. en ĉina regiono dufoje, 5680 strikintoj. (INO)

NI VIRINOJ K LA MODO

Ĉu la proletaj virinoj devas imiti ĉion, kion postulas la modo? Multajn aprobindajn akirojn ja alportis al ni la modo: ĝi liberigis nin de la malsaniga malvasta malkomforta vestaĵo, ekz. altaj kalkanumoj, altaj kolumoj, longaj haroj ktp. Avantaĝojn, rilate al la vestaĵo, kiujn ĝis hodiaŭ ne havas la viroj, ni jam posedas dum kelkaj jaroj. Sed — nur malmultaj proletaj virinoj estas finance tiel fortaj, ke ili povas imiti ĉion, kion postulas la diino «modo». Tial nur la bonon k belon ni imitu, ne la malprudentan reiron al la malsanigaj vestoj.

Pripensu, K-dino, kiu kreas la modon? Efektive ne proletaj virinoj, nur la burĝinoj k grandkomercaj direktantoj. Ĉu ili ne staras sur tute alia bazo ol ni? Burĝaj ideoj, burĝa kulturo k sociordo. Ĉu ni volas tion? Ni havas la taskon k volas mem krei propran socialisman kulturon.

Se ni nur imitus ĉion, ĉu bonan aŭ malbonan, ĉu belan aŭ malbelan, ni tiel aprobus tion, kion tute klasfremdaj personoj al ni montras. Ne imitante stultaĵojn de la modo, ni havu la kuraĝon nur gardi tion, kio estas saniga, bela k komforta. Estas sufiĉe da proletaj virinoj en la mondo, kiuj unuigite havus la potencon reteni saĝajn aŭ forpuŝi stultajn, malsanigajn akirojn de la modo, kiu estas nuntempe la esprimo de freneza, degenerinta kapitalisma mondo.

Mi alvokas la klaskonscian proletinon ne imiti ĉiun stultan modnovaĵon. 2019, Hallein.

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA LERNANTO»

[REKLAMO p.5] Proletaria Kantaro. La elekto de la kantoj, ilia proleta tendenco, ilia internacia valoro, la fakto, ke ĉiu povas studi kaj kanti ilin dank’ al la muziknotoj zorge presitaj, faras el tiu volumo unikan verkon, kiaspeca ne ekzistas ĝis nun en iu nacia lingvo. Prezo: 2,50 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27

SE VI ESTUS RIĈULO…?

Plaĉas al mi imagi, ke abunde riĉa onklo bedaŭrinde mortos en — nu, ĉar mi estas germano, do la kompatinda riĉulo devos morti en Ameriko. Domaĝe pro li, sed mi ne povas ŝanĝi. Bonhazarde li heredigos al mi unu milionon da dolaroj. Cetere, per tiu ĉi bonokazo mi tre facile povus heredi 10 milionojn, sed evidente mi estas modesta, tre volonte mi kontentiĝos pri unu. Tiu ĉi feliĉiga sorto ne trafos min nepreparite. Ĉar mi ĵus streĉe cerbumis pri tiu afero, ĉiuj rezultaj necesoj jam estas ordigitaj plej bone.

Mia unua ago estus malbagateleme ĝiri centmil dolarojn al SAT por sanigi la asocian financstaton ĝisfunde. Due, mi donacus privattraktoron baptinte ĝin: «Sukcesu!» al Sovetio.

Kiu emas opinii min ŝerculo, li pruvu, ke li pravas! Plue mi scias bonegan lokon apud la Elbo. Altaj tilioj ombrumas florkovritan herbejon. Tien, en la ombron de l’ tilioj mi konstruigus simplan dometon, modestan, sed tamen aranĝotan komforte k oportune. Tie tre verŝajne mi gajnus ĝojon per miaj pasioj (laborista, liberpensula k esperanta movadoj) k per miaj amatoraĵoj: pentri, muzikaĉi k verki etajn diversaĵojn.

Do kvazaŭ kaŝita filistro? mi ekteruriĝas k malkonfesas ĉion!

Nun iom pli serioze dirite, mi pensas, ke neniu estas kompetenta por aserti ion tiurilate, escepte se li jam riĉiĝis. Kiu homo sin konas tiel ĝisfunde, ke li ne povus erari? Riĉo kondukas en novan medion. Kiu kapablas antaŭtaksi la efikon de la nova medio al si mem?

Do ĉiuj supozoj koncernaj estas projektoj, bonintencoj, hipotezoj k restas — revoj. Kiucele?

Willy Riedel (16 652)

BABILONO FILOZOFA

Sub tiu titolo raportas la angla gazeto «The Universe» (La Universo) pri kongreso filozofa en Oksfordo. Partoprenis 500 filozofoj el tutmondo (inkluzive Sovetio, Japanio k Ĉinio). La kvanto da temoj estis proks. 100, ĉefe pri etiko, moralo, metafiziko k pri historio de filozofio. Kiel raportas la angla gazetaro, la kongreso distingiĝis per dissonado okulfrapa. Konsiderante la ĥaosan staton de l’ moderna filozofio en si mem, «The Universe» neniel estas mirigita pri tio.

Sed io alia: La diskutoj malfaciliĝis pro multo da lingvoj! Oni ja tradukrecitis la paroladojn ankaŭ en kvar ĉeflingvoj (angla, franca, germana k itala); tamen diskuto komuna preskaŭ estis neebla. La neceso pri lingvo internacia evidentiĝis kun insista forto. Pro tio «The Universe» proponas, ke la filozofoj uzadu la lingvon latinan. (!) Se ankaŭ la latino ne plene sufiĉus por esprimo en filozofio moderna, ĉe tiaj kongresoj la uzado komuna de l’ latina lingvo tamen devus rezultigi sendube sukcesojn pli bonajn ol la nuntempa «Babilono filozofa».

— Do ankoraŭ latinon anstataŭ esperanto inter logikaj mondsaĝuloj! Ĉu necesas ajna komento? Ajo, 15 455

Lingva demando por komencantoj

Esperanta prefikso «mal-» estas unu el la plej spritaj elpensoj de d-o Zamenhof. Dum enkondukaj paroloj al kursoj mi ŝatas per ĝi ilustri, kiel esp-o solvis la problemon pri la radikaro. Ankaŭ por la aŭskultantoj ĝi ŝajnas sprita k facile komprenebla.

Sed kiam venas la tempo por studi la prefikson, montriĝas, ke ĝi ne estas tiom facile lernebla, kiel tio ŝajnas unuavide. Preskaŭ ĉiam komence oni tradukas la vortojn «malbona», «malbela» per «nebona», «nebela».

Tia eraro estas tute natura, ĉar ja en la naciaj lingvoj ne ekzistas la reliefa kontraŭmeto de la maloj, sed nur la neo. Tial nur post ioma streĉo de atento oni kutimiĝas al ĝusta kompreno de la facila k logika prefikso «mal», kiu estas ne negativa, sed pozitiva.

Same okazas rilate al sennaciismo.

Nia proleta esperantista tendenco pleje akordiĝas kun la interesoj k spirito de la laborista klaso. La novuloj tuj aplaŭde ĝin akceptas. Ja ĝi estas komprenebla facile por ĉiu laboristo: jam Marks k Engels diris, ke la proletaro ne havas patrujon¹!

Sed kiam venas la tempo precize difini, kiel oni komprenas la sennaciismon, ofte la samaj novuloj diras, ke ĝi estas nur revolucia internaciismo.

Tia eraro estas tute natura, ĉar ja en la naciaj socioj ne ekzistas la medio, kie oni povus krei konkretan sennaciecon, sed eblas nur kritiki per internaciismo malavantaĝojn de laŭnacia diseco. Tial nur post ioma eksternacia praktiko per la lingvo internacia oni povas kompreni la veran enhavon de la vorto: sennaciismo, kiu estas ne negativa (internaciismo: neŝovinismo), sed pozitiva (malŝovinismo). Grodnano.

¹ Komentantoj klarigas, ke ĉe Marks tio estas konstato, sed ne signifas, ke la proletoj ne devas havi patrion, sed male ili batalu por ĝin konkeri. — Red.

Korektoj. Bonvolu legi en n-o 313, p. 1, tria kol., lin. 32 de supre: adaptiĝis (anst. adeptiĝis), pĝ. 4, lin. 5-a de l’ felietono «komercaj» (anst. komceraj), pĝ. 5, 2-a kol., 5-a lin. de malsupre: «provis» (anst. pruvis).

— pàgina 6 —

22 SENNACIULO

FOR LA MASKOJN!

Sekve de la publikigo de ekstrakto el tre signifa protokolo de CK de SEU (vd. n-on 310 de «S-ulo») ni ricevis plurajn leterojn aŭ artikolojn, per kiuj ni konvinkiĝis, ke necesas denove priparoli iomete la demandon. Estiĝis eĉ duboj pri la aŭtentiko de l’ dokumento. Nu, tiuj duboj estu for! La kulpigitoj mem ja ne neas la ekziston de tiu protokolo. Ili nur argumentas, ke ĝi estas neĝuste tradukita k ke la fakto, ke ni ne publikigis la tuton, aliigas ĝian veran signifon. Ni bone komprenas ilian kolereton pro tiu neantaŭvidita publikigo; ili sekve provas trovi ian ajn elturniĝon, sed vane…

Rilate la aserton pri neĝusta traduko, ni diru, ke nia informanto estas ruslingvano k perfekta esperantisto. Plie ni sciigu, ke pli poste ni ricevis duan tradukon, faritan de alia K-do, kiu ne konigis al ni sian nomon. Sed almenaŭ ni povis kompari la du tradukojn k konstati, ke la diferencoj estas nur stilaj; sekve la senco restas la sama. Por ke la legantoj povu juĝi mem, ni publikigas ĉi sube tiun duan tradukon k por forigi ĉian riproĉon pri tio, ke necesas koni la tuton por bone juĝi la signifon de la teksto, ni do forlasos el ĝi nenion. Ni eĉ publikigas la komenton, kiun aldonis nia informanto, tiel ke la legantoj konatiĝos kun la tuta dokumento. (Ili komprenos, ke, kvankam domaĝante la spacon en «S-ulo», ni estas devigataj defendi SAT-on kontraŭ insidaj atakoj.) La teksto de ni ricevita troviĝas nun en la manoj de la Kontrol-Komitato por esploro. Eble interesos ankaŭ la legantojn ekscii, ke tiu traduko estis sendita unue al germana K-do kun komisio transsendi ĝin al ni; tial ni ricevis ĝin pli malfrue ol la unuan, kiun ni publikigis en la n-o 310.

Ĉiu certe konsentos, ke tiu dokumento indas esti senpere konigata al ni. Kaj pri tio ni demandas: Kial do K-do Besler, membro de la Plenum-Komitato, kiu ĉeestis la kunsidon, ne informis nin, ne sendis al ni la seneraran tekston de tiu protokolo? Estis lia devo. Se tion li ne faris, se niaj kontraŭuloj tiom ekscitiĝas pro ĝia publikigo, tio estas la plej bona pruvo, ke oni insidis al SAT. Feliĉe, malgraŭ plej forta premo, estas tamen lojalaj SAT-anoj en Sovetio, kiuj riskis informi nin k ebligis, ke ni senmaskigu la malindan entreprenon. Alia pruvo, ke la tuta embusko estis jam delonge preparata, estas la fakto, ke komfrakcianoj per leteroj rekomendis al finlernintoj de esp-o, ke ili ne tuj aliĝu al SAT, sed atendu ĝis post la Londona Kongreso. Kaj sendube pro samaj motivoj K-doj Vildebrand k Besler, ekzemple, ne opiniis necese esti aktivaj membroj en SAT, ĉar ili ne abonas «S-ulo»n. Sekve K-do Vildebrand, la gvidinto de l’ opozicio en Londono, ne devus havi tie la rajton opozicii k voĉdoni. De nun ni estos pli atentaj. La intrigantoj k subfosantoj devas scii, ke ni ne lasos nin superruzi, ke ni ne falos en iliajn kaptilojn.

La intrigo estas senmaskigita. Ĉiuj pripensemaj SAT-anoj havas la eblon prezenti al si klare la nunan situacion. Ili povas facile konvinkiĝi, ĉe kiu flanko oni «revizias» k «subfosas». Ni ne dubas, ke ĉiuj lojalaj k fervoraj K-doj, ĉu ili estas komunistoj aŭ ne, staros ĉe nia flanko, por ke SAT restu tia, kia ĝi estas ekde sia fondiĝo: granda familio el ĉiutendencaj klaskonsciaj esperantistaj proletoj. For la intrigojn k dogmojn! For la tendencbatalon el SAT! Vivu la frata kunlaborado de liberpensantaj homoj!

Direkcio de SAT.

Nur per grandskala varbado de abonantoj por «S-ulo» ni povos baldaŭ kompensi la deficiton en nia buĝeto kaŭzitan pro nericevo de l’ abonmono el Sovetio, k reeldoni 12-paĝajn numerojn!

Citaĵo el protokolo N-o 20

pri kunsido de CK SEU 7. 8. 30.

Ĉeestis: sekretarioj Breslaŭ, Varankin, Demidjuk, Drezen, Incertov, Nekrasov, Usmanov, CK-anoj Javoronkov, Rublov, Kontrol-Komitatano de SEU Ponjatovskij, Moskva komitatano de SEU Jakovlev, reprezentantoj de GLEA Besler, Riĥter.

Oni aŭskultis: 4) Pri situacio en SAT k pri lastaj elpaŝoj de SAT-direkcio en Sennaciulo. Estas ricevita el Londono la telegramo: «Londona Kongreso estas por XI. kongreso en Moskvo. Kontrolkomisiono kreiĝas en Bruselo. Por Lanti estas 119 voĉoj, kontraŭ — 59.»

Oni decidis: 4 a) Konstati, ke propagandaj ideoj de sennaciismo k ĝenerala sinteno de SAT-direkcio lastatempe nur malutilis al laboro de SEU (elpaŝo de K-do Skripnik). Ĉi sennaciisman ideologion necesegas plej decide kontraŭbatali.

b) CK SEU indignite notas, ke inter sovetia esperantistaro troviĝis unuopuloj, elpaŝintaj sur paĝoj de Sennaciulo (n-o 304) kun aprobo al kontraŭsovetia agitado¹ flanke de SAT-gvidantoj. Anonima karaktero² de ĉi elpaŝoj ankoraŭ pli substrekas ilian kontraŭsovetian esencon. CK SEU alvokas lokajn organizojn de SEU k SAT stampi la agentojn de reformista alo, penetrintajn en la vicojn de sovetia esperanto-movado.

c) Konstati, ke decidoj de Londona Kongreso pri konfido al Lanti (119 kontraŭ 59) lasas la situacion streĉita k ne certigas, ke dum ajna momento nuna gvidantaro de SAT ne direktos siajn agojn kontraŭ USSR, komunistoj k SEU. Tiaj pozicioj de Lanti firmiĝas per tio, ke Kontrolkomisiono transitas al Bruselo, bazo de reformismaj Lantianoj³.

d) Plenumi larĝan kampanion por batalo de malkonfido al Direkcio k Lanti dum ĝenerala voĉdono pri kongresaj decidoj, kio estas sola eliro ĉe la estiĝinta situacio.

e) Definitivajn organizajn decidojn pri kunlaboro kun SAT prokrasti ĝis efektivigo de la atentege kontrolota voĉdono aŭ ĝis rifuzo de la Direkcio aranĝi la voĉdonon⁴. Ĝis tiu tempo laŭeble repagadi SAT-ŝuldon⁵, unuavice per eldono de konforma literaturo.

f) Proponi al GLEA⁶ k al aliaj eksterlandaj laboristaj revoluciaj organizoj kreon de akcia societo por eldonado de revoluciaj esp. gazetoj k libroj, promesante ĉiel subteni ĉi eldonan iniciaton.

g) Jam nun ne atendante oficialiĝon de la eldonejo opinii necesa organizi ĉe GLEA specialan aparaton sufiĉe reklamatan por disvastigi eksterlande eldonojn k gazetojn de SEU.

h) Fari ĉion por ke en 1931 en Moskvo okazu internacia kongreso de revoluciaj esperantistoj por oficialigi novan revolucian organizon.

i) Ĉar SAT ĉesigis importon de siaj eldonoj al USSR, CK SEU estas devigita ne plenumi⁷ paragrafon el rezolucio de Göteborga kongreso pri eldonado de esp. literaturo.

k) Opinii necesa, ke SEU-anoj, kiuj estas SAT-anoj, akurate plenumu siajn devojn al SAT k per tio evitu riproĉojn kontraŭ sovetiaj k komunistaj esperantistoj.

l) Konforme al deziresprimo de GLEA-reprezentantoj, por la unua tempo eldonon de nova gazeto anstataŭ Sennaciulo provi organizi en Moskvo. Redakti eksterlande. La redaktoro nomi K-don Batta.

Ĝen. Sekretario de CK SEU Drezen.

El rusa lingvo tradukis: Iu el Moskvo.

Ricevon de la informo jesu per «nia poŝto» en Sennaciulo. Mi tion sendas, por ke vi sciinte la planojn per via konduto faru ĉion eblan por konservi SAT-unuecon (pli vere unuecon de laborista esperantismo tutmonda). Mi dubas, ĉu iu sovetia SAT-ano kuraĝos malkaŝe dum la kongreso en Moskvo elpaŝi kontraŭ Drezen. Ne sendu al sovetianoj viajn leterojn en oficialaj kovertoj. Iu el Moskvo.

¹ La legantoj rimarku, kiom stranga k aplomba estas tiu diro: ĉu senmaskigi intrigojn kontraŭ SAT estas agiti kontraŭ Sovetion? Ni opinias, ke ne, k neniu serioza homo povas identigi Sovetion kun la C. K. de SEU. Per nia senmaskigo ni havas la fortan konvinkon, ke tiel ni d e f e n d a s Sovetion.

² Pri tiu punkto oni trovu klarigon en la komento de nia korespondanto ĉe la fino de la dokumento.

³ La legantoj bonvolu relegi pri tio nian komunikon en n-o 311 de «S-ulo» k ili decidu mem, ĉu tiu aserto havas ian fundamenton.

⁴ Kompreneble okazos ĝenerala voĉdono pri la proponoj akceptitaj ĉe la Londona Kongreso, kiuj temas pri ŝanĝoj en la Statuto. Tiel okazas ĉiujare k ni havas nenian motivon por ne agi same ĉi tiun jaron.

⁵ Precipe pro la nepublikigo de tiu punkto en la n-o 310 de «S-ulo» la kulpigitoj protestas. Sed ilia ŝajnindigno ne povas ne veki ridemon ĉe tiuj, kiuj pensas. Ĉu do estas heroaĵo nepre diskoniginda la simpla p r o m e s o pagi ŝuldojn?

⁶ Kiel pruvon, ke la tuta afero estis jam delonge aranĝita, ni konigu al la Legantaro jenan fakton tre signifan: Post la Kongreso la Londona Klubo organizis kunvenon kun parolado de K-do Lanti. Dum tiu kunveno okazis debato k K-do Holt por defendi sian tezon, kiu konsistis en tio, ke LEA ĉesu ekzisti, s e n p r i p e n s e raportis dirojn de la nuna prezidanto de GLEA, K-do Vildebrand, eldiritajn sendube ĉe kunsido de la Komfrakcio. Jen ili estas: «GLEA tute ne intencas obei la Konvencion de Göteborg k pretas eldoni mem esp-lingvajn verkojn.»

⁷ Fakte neniam SEU tute plenumis tiun paragrafon: ni ja devis siatempe protesti kontraŭ la eldono de «Teorio de Esperanto» (de Varankin) — tute ne parolante pri la «Komunista Biblioteko».

— pàgina 7 —

SENNACIULO 23

TRA ESPERANTIO

INTER NI

*— Ĉu la ideoj ĉiam naskiĝas el la materio? Tion mi ne kredas… Se oni detruas la cerbojn, kiuj portas ideojn, ĉi-lastaj pro tio ne mortis; ili pluekzistas…*¹

— Neniam ĝis nun iu ajn povis konstati la ekziston de ideoj, kiuj ne rezultus el funkcianta cerbo. Kaj ŝajnas, ke cerbo estas io materia, ĉu ne? Ĉu nia K-do opinias kiel Platono, ke la Ideoj ekzistas en si k sidas ie en la sino de la Eternulo? Ĉu kiel la fama greka filozofo li kredas, ke ili estas la eternaj tipoj de ĉio, kio en surtera mondo estas ŝanĝiĝanta k pereanta? Estas ja permeseble sen risko esti konsiderata kiel stultulo havi tian kredon, ĉar Platono ĝin havis k estas ankoraŭ nuntempe konsiderata kiel plej profundpensa filozofo.

Sed mi tenas min ĉe la simpla saĝo k ne volas erarvagi en subtilajn metafizikaĵojn.

Jen vidu ĉi tiun lignaĵiston; li penadas kunigi tabulojn por fari tablon. Tiucele li devas ebenigi tiujn tabulojn. Tion farante li akiras i d e o n pri ebeno. Se tiu sama laboristo estas iom pripensema, li certe konstatas, ke en sia hejmo mankas komfortaĵoj, dum li konstruadas luksaĵojn por homoj, kiuj kompense nenion utilan faras. Tio ne estas justa, li sendube pensas. Tiel li akiras ideon pri justo.

Ni supozu, ke tiun laboriston oni mortigas; nu, aliaj homoj same penante ebenigi aĵojn ankaŭ akiros la ideon pri ebeno. Kaj se ili estas same proletoj, la konstato pri maljustaĵoj, kiujn ili suferas, naskos en ilia cerbo la ideon pri justo.

Klara k facile komprenebla afero! Sed mi rezignas kompreni la klarigojn de Platono k de aliaj malpli famaj ideistoj…

Sed ni atentu: la ideo pri justo restas vere tro… platona, t. e. tro abstrakta en la cerbo de la granda plimulto da homoj. Milionuloj tre sincere opinias justa la fakton, ke ili posedas tiom da riĉaĵoj; k multaj mizeruloj sentas nur envion al la riĉuloj; volonte ili konsentus esti mem milionuloj, se la bonŝanco permesus.

En la diskutata «Inter Ni» mi parolis pri la «forto de ideoj» k agnoskis ĝin. Sekve mi ne kontraŭas al tio, ke oni faru ian miton el ideo kapabla unuecigi mondskale la spiritojn. La justo povas esti unu el tiuj ideoj. Ĉu tion celas nia K-do? Kredeble jes, k mi ne volas uzi favoran okazon por moketi lian ideismon.

Se la ideo pri ebeno ne ekzistas en si, tio ja ne gravas, se sufiĉe da lertaj metiistoj kapablas fari ebenaĵojn, same direble pri justo, se sufiĉe da homoj pretas efektivigi justan sociordon. Estas eĉ tre bone, se ili sentus sin morale k forte devigataj agadi juste. Jam delonge iu fama moralisto, kies nomon nun mi ne memoras, diris, ke maljustaĵo farita al unu sola homo estas minaco al ĉiuj. Oni sekve povas pravigi la neceson agi juste eĉ je pure egoisma, materialisma vidpunkto.

E. L.

¹ Komparu «Inter Ni» en n-o 309 de «S-ulo».

«S-ulo» plej ĝuste informas

Ĉar mi nun troviĝas en hospitalo, mi nur malfruigite eksciis pri respondo de Majnca K-do¹ je mia artikolo pri «La rolo de sugesto en klasbatalo» (vd. n-on 303). Mi raportis, ke okaze de la «liberiĝo» de l’ Rejnlando oni en Majnc anstataŭis la monumenton de la fama poeto Ŝiler per liberiĝmonumento. Ankaŭ mi aldonis bildon, montrantan la translokigon de la Ŝiler-monumento. La sciigon k la bildon mi elprenis el la Viena socialisma gazeto «La Vespero» (Der Abend), kiu skizis la fakton kiel ŝovinisman agadon. La Majnca K-do nun klarigas, ke la forigo de l’ Ŝiler-monumento okazis tial, ĉar oni destinis pli bone situantan lokon por ĝi. La K-do opinias, ke mi ne profunde informiĝis pri tiu afero, sed mi ja ne havis motivon pridubi la ilustritan raporton de la Viena gazeto. Komprenebla Majncano povas esti pli detale informita pri tiu okazintaĵo. Entute oni ekkonas la avantaĝon de nia «S-ulo», kiu per rektaj komunikoj de la Gek-doj plej korekte informadas k ankaŭ superas la nacilingvan socialisman gazetaron. F. S. (16 362).

¹ Vd. n-on 305/6.

MARISTOJ KAJ ESPERANTO

Arĥangelsk estas la plej granda ligno-eksporta haveno en USSR. Centoj da diversnaciaj ŝipoj vizitis nin ĉiujare. Dum la ŝipirado en 1930 staris ĉe debordiĝejoj de niaj segfabrikoj sume pli ol 500 ŝipoj. Sed por mi la plej konata nomo estas tiu de holanda ŝipo «Leersum», ĉar sur ĝi laboras karbtransportisto K-do Verwijs, SAT-ano 11 258 el Rotterdam, kun kiu mi havis esp. konversacion unuafojan en mia vivo.

Jam la trian fojon ĉi-jare tiu ŝipo vizitas nian havenon. Lastfoje mi renkontiĝis kun K-do V. okaze sur strato en Arĥangelsk. Mi unua rimarkis lian SAT-stelon sur la brusto, k post kelkaj minutoj ni estis amikoj, kvankam K-do Verwijs sciis ne unu vorton rusan, nek mi holandan. Lingvaj baroj kvazaŭ ne ekzistis. Nia nacia deveno estis forgesita. Ni reciproke ricevis multajn informojn, kiujn ne eblas trovi aliel. Vespere mi kondukis la K-don en cirkon, poste en soci-manĝejon, maristan klubon ktp. Ĉie ni facile konversaciis esp-e k fine disiĝis kiel bonaj amikoj.

Rakontante tion mi nur havas solan celon montri al tutmonda maristaro valoron de esp-o. Kutime centoj da fremduloj en havenoj ne estas priservataj nur pro la diverslingveco. De nun en Arĥangelska Marista Klubo estas aranĝita esp-ista ĉambro, kiu havas celon i. a. interrilati kun ĉiuj maristaj kluboj en tutmondo. K-doj helpu nin!

A. Erjuĥin (9682), Arĥangelsk.

AL LA SENNACIISTOJ!

Leginte en la n-o 310 de «S-ulo» la militdeklaron el Moskvo al la sennaciismo, mi konvinkiĝis, ke la sennaciistoj devas grupiĝi por defendi sian rajton minacatan. Se ni ne vigle kontraŭstaras al tiu minaco, okazos, ke en la organoj de SAT ni ne plu havos la rajton defendi nian propran vidpunkton, kiel tion povas fari ortodoksaj komunistoj aŭ socialistoj. Tial mi decidis iniciati la starigon de

Sennaciista Frakcio.

Kun la helpo de aliaj K-doj mi preparos projekton de programo, kiun mi sendos al la petontoj. Nun mi vokas al la K-doj, kiuj aprobas la 3 ĉi-subajn principojn, ke ili bonvolu sendi al mi sian nomon, adreson, SAT-matrikulon.

  1. Agnoski la klasbatalon — 2. Agnoski, ke artefarita lingvo (esperanto) fariĝu la tutmonda unika kulturlingvo k ne nur helpa kiel deziras la internaciistoj. — 3. Agnoski, ke la proletaj esperantistoj havas nenian intereson k profiton iel ajn partopreni libervole nacimilitojn. Ĉion rilatan al la «Sennaciista Frakcio» sendu al la provizora sekretario: Theodore Weder (1307), 24—29 Merchant Str., Astoria, N. Y., Usono.

[REKLAMO p.7] Kiel mi havigos al mi belajn ilustritajn plurkolorajn POŜTKARTOJN kiuj simboligas la idealon DE SAT? Serion de 5 tiaj artaj kartoj liveras kontraŭ pago de 0,50 mk. g. Administracio de SAT, Leipzig O. 27.

— pàgina 8 —

24 SENNACIULO

RADIO — MOSKVO

Dum oktobro la esp. disaŭdigoj pri div. temoj el Moskva radiostacio je nomo de VCSPS (Tutsov. Centra Intersind. Konsilantaro) okazas ĉiusabate je 21,30 h. laŭ MET (23,30 h. laŭ Moskva somera tempo). Ondlongo 1304 m, frekvenco 230 kilocikloj. Pri aŭdeblo k impresoj aŭskultantoj nepre informu la stacion (Moskvo, Solanka 12, Dvorec Truda), ĉar de tio dependas okazigo de pluaj esp. disaŭdigoj.

V. Polakov.

ĈE LA NEŬTRALULOJ

La 15-an Kongreson de Italaj esp-istoj (30. 8. ĝis 2. 9. en Como) partoprenis krom reprezentantoj de ĉiuj italaj grupoj 34 eksterlandanoj. La Turisma Itala Ŝtata organizo prizorgis la turisman parton. I. a. reprezentanto de la registaro (vicprefekto), la vicurbestro k. a. lokaj aŭtoritatuloj salutis la kongreson persone, la itala kronprinco k ministro de l’ edukado telegrame.

*

Skota esp. kongreso okazis de 5. ĝis 7. IX. en Dundee. La direktoro de edukado k prezidanto de Eduka Komitato de l’ urbo promesis faciligi la enkondukon de esp-o en la lernejoj.

TRA LA MOVADO

KRONIKO

Francio. Sisteron. La kursoj gvidataj de K-do Bernard okazas dufoje semajne ĉe la urbdomo. Estas 50 esp-istoj ĉi tie (4 SAT-anoj). Multaj fremdaj esp-istoj vizitis nin, ankaŭ du aŭstriaj SAT-anoj, kiuj estis frate akceptataj. Pro SAT-aferoj turnu vin al K-do V. Vignet, Villa Zamenhof, Sisteron, B.-A. Vallauris. La lab. grupo propagandis sukcese ĉe «Amikoj de Sovetio». SAT-ano estas elektita kiel delegito por vojaĝo al USSR. Ĉe kampara festo aktive partoprenis la grupo per ekspozicio, kantoj ktp.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Prof. D-ro Herm. Nothnagel, La Mortado. Publika parolado eldirita en Wien la 25. 3. 1900. El germ. trad. Bernh. Selzer. Form. 15×22 cm. 27 pĝ. Prezo: 1 mk. g. Eld. Esperanto-Societo «Progreso», Ettenreichgasse 4/31, Wien X.

La aŭtoro pritraktas en popularscienca formo sur materialisma bazo la fenomenon de l’ mortado, konstatas, ke la scienco ankoraŭ ne elkovris la internan esencon de tiu okazaĵo, esploras multajn kazojn k konkludas, ke la mortado plej ofte ne estas fizike turmenta. Tute leginda broŝuro.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»:

Der Volkslehrer, Langensalza, 14. 9., pri eduklab. konf. en Lond. (308).

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Signalen, Stockh., 18. 9., 25. 9., Der Eisenbahner, Wien, 5. 9., D. Deutsche Eisenbahner, Berl., 21. 9., Le Réveil Ouvrier, Nancy, 17. 9., 20. 9., 24. 9., 27. 9., Leipziger Lehrerztg., 17. 9., Le Populaire, Paris, 1. 10. (esp. k lab. sporto).

Pri SAT-Kongreso raportis:

Le Travailleur Alpin, Grenoble, 6. 9., Vorwärts, Novjorko, 13. 9., L’Humanité, Metz, 17. 9.

Peresper. materialon enpresis:

L’Eclaireur de l’Ain, Oyonnax, 7. 9., Daily Worker, Novjorko, 31. 7., 9. 8., 6. 9., Young Worker, Novj., 21. 7. (sen mencio de deveno), Vojovniĉij Bezvirnik, Kiev, 6. 9., 25. 9. (ankaŭ alvokoj k agitvortoj en esp-o al eksterl. sendiuloj).

NIA POŜTO

601. — Tro malfrue sendita por okt. Sed en novembra «L. L.» speciale bonvena.

13 885. — Viaj du artikoloj, kiuj entenas pli da konsideroj ol da faktoj, povos aperi nur, se la spaco permesas. La versaĵojn ni uzos je konvena tempo. Red.

15 146. — Ankoraŭ pagenda estas 47,50 fr. fr. Adm.

NEKROLOGO

La 24. julio mortis post trijara pulmmalsano nia fervora K-do

Willi Baltrusch (4629)

en aĝo de 26 jaroj. — Honoron al lia memoro!

SAT-rondo Bielefeld.

KORESPONDADO

AŬSTRIO

K-do Hans Scherleitner, Zeltweg 44, kĉl, PM, PI. Resp. garantiata.

— Kiu K-do povas havigi al mi n-on 1 (61), 1928 de «La Nova Epoko». Rekompenco laŭ deziro. Antaŭan dankon! Adr.: K-do Jos. Edelsbrunner, Lindengasse 1, Andritz, Graz.

GERMANIO

K-do Karl Müller (16 jara), Riessner Str. n-o 3, Chemnitz, pri ĉ. temoj kun junuloj el ĉ. landoj.

K-do Gerhard Beyer, Rathenower Str. 29, Berlin NW 21, kĉl, pri ĉ. temoj, pref. kun socialistoj.

HISPANIO

— Por ekspozicio ni petas el ĉl. PK, PI, esp-aĵojn, gaz., murgaz. ktp. Ni rekompencos per PI. Adr.: Esperanto Grupo, Baracaldo.

K-do Esteban Latorre, str. Assahonadors 12-4-1a, Barcelona, kĉl, L, PK, PI esp. k hispane. Ĉiam resp.

NEDERLANDO

K-do F. George Krooder, Pieter Nieuwlandstr. 86, HS, Amsterdam, pri ĉ. temoj, kĉl, L, PK, PI.

K-do J. van Briemen, Emmastr. 8, Lisse, pri vivcirkonstancoj, stato de sindikat-movado de terlab.- k kulturistoj por uzi la materialon en sindikata gaz., L, kĉl.

K-do L. Pinto, Dintelstr. 54/II., Amsterdam-Zuid, PM kun kolektantoj de poŝtmarkoj ĉl.

SOVETIO

K-do Ivan Pavlov, 8 proezd dom 22, kv. 1, Moskvo — 18, kĉl, pri ĉ. temoj, PI, PK, L. Tuja resp. garantiata.

Adresŝanĝo. — K-do Lorenco Pirojnikov nun loĝas en Moskvo, 55, Novoslobodskaja ul. 33, kv. 20. (Antaŭe en Kerĉ). Gek-doj daŭrigu la koresp-adon!

— Viglan korespondadon garantias 150 gestudentoj pri ĉ. t. kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.

ATENTU FRANCIANOJ!

Volante elmigri al Francio mi petas fr. gesamideanojn garantii kaj havigi al mi laborkontrakton, por ke mi povu ricevi pasporton. Dankon anticipan! Adr.: Francisko Papp, ŝuisto, Szolnok [?] dzp Czibakháza (Hungario).

ENHAVO

paĝo
Kio okazos en Germanio 17—18
Karlo Marks pri Hindio 18—20
Memoro je la 15-a de julio en Vieno 19—20
La klasbatalo tra la mondo 20—21
Ni virinoj k la modo 21
Se vi estus riĉulo…? 21
Babilono filozofa 21
Lingva demando por komencantoj 21
For la maskojn! 22
Tra Esperantio 23—24
Korespondado 24

[REKLAMO p.8] ISK — Organo de Internacio de Socialista Kunbatalo (ISK). Esperantlingva. «ISK» pritraktas aktualajn problemojn de l’ internacia klasbatalo. «ISK» estas libera tribuno de ĉiuj seriozaj batalantoj por la senekspluata socio. «ISK» estas la sola esperantlingva revuo oficiale eldonita de politika partio laborista. «ISK» montras la vojon al unuigo de l’ tutmonda laboristaro alvokante al objektiva traktado de la politikaj problemoj. Aperas kvaronjare. Abono pojare 2.— sv. fr. Provekzempl. vi ricevos senpage de «ISK»-Expedition, Nikolausbergerweg 67, Göttingen (Germ.). Tial abonu kaj subtenu per tio nian revuon «ISK»!

Preselo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

Núm. 316, 23 d’octubre de 1930

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

7-a JARO, N-o 316 — LEIPZIG, 23. /10. 1930

[BILDO p.1 | 30,4,68,17] Terglobo kun meridianoj kaj paraleloj, antaŭ ĝi kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

RELIGIO KAJ MILITISMO EN PORTUGALIO

La religia ekspluato

La religio ĉie ludas la rolon de protektanto al la patrioj de kapitalismo. Kiam milito eksplodas, jen la pastraro, ĉiuflanke de la tranĉelinio, krias, ke dio protektas ĝian patrion; tiel ni havas duvizaĝan patrion… Por ke la popolo eltenu sian mizeran vivostaton, la religio ludas la plej abomenan rolon.

Portugalio estas lando de malklero; el ĝia loĝantaro 95% ne scipovas legi laŭ pesimistaj kalkuloj; laŭ optimistaj, nur 75%! La kampara loĝantaro estas simpla, naiva, malklera. En vilaĝoj kino, radio, telefono estas nekonataj; eĉ oni malkonas la valoron de la aboco! Ĉe tiaj popolamasoj la pastroj regas kiel diktatoroj; al ili venas nutraĵoj, riĉaĵo…

Al Lurd (Lourdes), Francio, ĉiujare pilgrimis centoj da portugalaj religiuloj. Multaj malsanuloj vojaĝis kun espero pri mirakla kuraco dank’ al la sinjorino, kiu montriĝas en la kavaĵo. Sed la profiton de tiuj vojaĝoj en eksterlandon tute ne partoprenis la portugala pastraro, k en tio ĝuste kuŝas la danĝero… Do, kion fari por eviti la malutilon? Tion, simple: eltrovi en la lando ian «sinjorinon», fari el ŝi miraklulinon; poste krii ĉiuflanken — certe kun apogo de l’ registaro — ke oni devas agi patriote, tio estas restigi la monon en Portugalio, ne plu vojaĝante al Lurd. Jen bona ideo!

Tion ĝuste trafis la reprezentantoj de dio sur tero. En 13. majo 1917, en montosupro, kie nur paŝtistoj promenas, sinjorino de Fatima aperis sur arbo al tri knabetoj, malkleraj, naivaj, kiel ĉiuj portugalaj paŝtistetoj. El tio sekvis, ke oni konstruis kapelon en la sama loko de la miraklo, k fontanon por liveri miraklan akvon.

De jaro al jaro la klientaro de la sanktaj sinjorino k akvo plinombriĝas; k rezulte ankaŭ la mono amasiĝas en la kofroj de la pastroj. Post jaroj oni konstruis preĝejon; ĝi montras la prosperan gradon de la negoco. Sed nuntempe la mono estas tioma, ke oni entreprenis la konstruadon de granda katedralo laŭ impona stilo. La negoco ŝajnas marŝi sur glata vojo, ĉar la diktatura situacio estas inklina al tiu fiularo; k la plibonigoj en la sanktulinejo estas konstantaj, tiel ke baldaŭ Fatima nenion envios al Lurd.

La pilgrimoj al Fatima okazas ĉiumonate, en 13-aj tagoj; sed la plej multe partoprenataj estas je 13. majo k 13. oktobro. La miloj da pilgrimantoj tie pasigas la nokton, ĉar frumatene, ĉe la sunleviĝo, okazas la miraklo: la sinjorino sin montras al la kredularo. La procesio de lumoj k la procesio de la sinjorino, dum kiuj oni svingas en aero naztukojn, estas, laŭ diro de personoj ĉeestintaj ilin, imponaj. La ceremonioj de Lurd estas severe imitataj.

Pilgrimantoj estas plej klasdiversaj personoj; malriĉularo estas la grandega plimulto. El malproksime miloj da aŭtoj alvenas, multaj kamparanoj marŝas kilometrodekojn piede. Personoj el urboj ankaŭ alvenas, se ne pro kredo, almenaŭ ĉar tio estas laŭmoda. Ĉiufoje la pastraro rikoltas grandegajn sakojn plenajn da moneroj, bankbiletoj, juveloj, ktp. Jen la celo trafita!

Nuntempe la patrio ŝuldas al religio valoran servon: dank’ al tiu genia eltrovaĵo, neniu plu bezonas doni monon al eksterlando, oni simple donu ĝin al la pastroj de Fatima!

Kaj kiom gajnas la laboristoj, kiuj konstruas la novan templon? Kiom da horoj ili laboras?

La salajro por masonistoj estas 12—14 esk. tage; por ŝtonlaboristoj k ĉarpentistoj 15—18 esk. (1 esk. = 0.05 dol.). La simplaj laboristoj ricevas 8—10 esk. Sufiĉas por ke ili ne mortu pro malsato. La 8-hora labortago tute forestas, malgraŭ tio ke ĝin devigas ŝtata leĝo. La laboristoj en Fatima laboras de sunleviĝo ĝis noktiĝo… Devige ili donas sian kotizon por la gloro de la sanktulino!

*

La militismo

Nun alia ĉapitro de ekspluato…

Kiel kompletigon al artikolo «Ankaŭ en Portugalio oni militpreparas», aperinta en n-o 304 de «S-ulo», mi aldonas la sekvantajn nombrojn el la ŝtata buĝeto por la jaro 1930/31.

Sume la ŝtataj elspezoj atingas 2 098 464 kontojn (konto = mil eskudoj). Nur por militaferoj la ŝtato elspezas:

Milita ministerio 329 039 kontoj
Marafera ministerio 160 335 „
Polico, nacia gvardio ktp. 90 281 „
Dogana gardistaro 42 928 „
Sume: 622 583 kontoj

Tio signifas, ke nur por la defendo de la ŝtato oni konsumas pli ol kvaronon el la tuta buĝeto. Sed ni rigardu pli okulfrapan bildon: la kleriga ministerio elspezas jare 178 415 mileskudojn, aŭ pli ol la kvaronon el la elspezo por la ŝtata defendo aŭ iom pli ol la deksesonon el la tuta buĝeto.

Certe la popolo multe pli ŝatas bonvestitan k bonnutritan gvardion k armeon ol lernejojn… Rezultas el tio, ke en Portugalio estas 75% ĝis 95% da analfabetoj. Vera edeno, ĉu ne?

Mi kredas, ke malmultaj nacioj atingas tiun militeman gradon. Kaj oni parolas tie ĉi pri la militismo de la grandaj nacioj!

SAT-ano 1635 (Lisboa).

— pàgina 2 —

26 SENNACIULO

A. B. F. — Kleriga Asocio de Laboristoj en Svedujo

Estis en la jaro 1912. La svedaj laboristoj grandamase rajtiĝis diri sian opinion pri la politiko en la lando; la demokratio faris gravajn gajnojn k la laboristaro komencis penetrigi en la lokajn parlamentojn siajn reprezentantojn. La gvidantoj de la laboristaro, kiuj antaŭvidis la malvenkon, se la laboristoj ne edukus sin por la novaj taskoj atendantaj ilin, diskutis la eblon organizi edukan agadon inter la laboristaro. Sed ĉar temis pri plenaĝuloj, oni devis esti tre atentema. La eduka laboro ne estus deviga, ne limigita kiel la lerneja, sed tute memvola k libera laŭ siaj formoj. Sur tiu grundo oni fondis asocion, kiu ricevis la nomon Arbetarnes Bildnings-Förbund k la komencliteroj A. B. F. estas nun pli konataj ol la tuta nomo. De tempo al tempo oni poste elpensis novajn formojn por la studlaboro k la organizado de tiu laboro, k hodiaŭ ĝia modela organizmaniero staras eĉ kiel imitinda por multaj aliaj organizoj.

Ne politika, ne religia nur eduka

La kleriga asocio konsistas el 35 al la landa organizo aliĝintaj sindikatoj, el kooperativoj, socialdemokrataj partio k junulara asocio, komunistaj partio k junulara asocio, sindikata asocio, anarkista asocio, abstinenca ordeno Verdandi ktp.; el preskaŭ ĉiuj laboristaj organizoj de Svedujo, k la membraro atingis en la lasta jaro preskaŭ unu milionon k duonon. La estraro estas demokratie elektata k en la kadro de l’ statutoj la membroj havas plenan liberon. Plej supre estas reprezentantaro da 21 personoj el la aliĝintaj organizoj k la asocio havas centran oficejon, kiu prizorgas korespondadon, disdividon de la ŝtat-subvencioj, starigas k organizas lekciojn k kursojn, eldonas studplanojn pri studotaj temoj ktp. La reprezentantaro elektas inter si plenum-komitaton konsistantan el ses personoj. Ĉi tiu kontrolas la studkomitatojn, kiuj estas sep. La membroj de tiuj komitatoj estas kompetentuloj rilate al sia temo k ellaboras studplanojn, donas konsilojn, k helpas al la studantoj, se ili tion deziras.

La aliĝintaj ĉeforganizoj pagas kotizon da 5 oeroj (kvin centonoj da krono¹. La ŝtato donas subvencion por la agado de l’ asocio, sed ankaŭ al la aliĝintaj lokaj organizoj. Por aĉeto de libroj al la studantoj la ŝtato donacis en la pasinta jaro preskaŭ 95 000 kronojn, por lekcioj k universitataj studrondoj pli ol 51 000 kronojn k por administrado 26 000 kronojn. La asocio eldonas propran gazeton k kunlaboras en la regna radia programaro en la popolaltlernejo de Brunsvik k. a. edukorganizoj. A.B.F. kutimas ankaŭ ĉiusomere aranĝi studvojaĝojn en k ekster Svedujo k ankaŭ libertempajn vojaĝojn, ĉe kiuj oni malkarigas la prezojn ĝis duono de la ordinaraj kostoj.

En la diversaj gubernioj (svede Län) oni havas distriktajn organizojn, kies estraroj elektas instruktoron por la eduka laboro. Tiuj instruktoroj havas intiman kontakton kun la centra gvidantaro de l’ asocio k helpas al la lokaj organizoj organizi la studlaboron k raportas al la centro pri la spertoj de sia agado.

[BILDO p.2 | 32,23,65,40] Foto: interno de salono kun longa tablo kaj vicoj da seĝoj ambaŭflanke, bildoj pendantaj sur la muroj, lampoj de la plafono.

La Birkahalo kun 40 lokoj

La lokaj organizoj konsistas el filioj k sekcioj de tiuj asocioj, kiuj estas aliĝintaj al la regna A.B.F. Ilia tasko estas difini la starigon de studotaj temoj en sia regiono, havigi subvenciojn por la laboro de societoj k komunumoj, respondece administri la laboristajn bibliotekojn k zorgi pri ilia evoluo, akceli planigitan kunlaboron inter la organoj de l’ eduka laboro en la regiono interne k ekster la laborista movado k kiel eble plej intense altigi la intereson pri studlaboro ĉe la laboristoj de la regiono.

La studo estas praktikata per studrondoj

La bibliotekoj estas la kerno, ĉirkaŭ kiuj la studrondoj laboras. Studrondo konsistas el deko ĝis dudeko da Gek-doj, kiuj havas intereson pri sama temo. Ili interrenkontiĝas unu aŭ du fojojn dum la semajno. Unu el ili estas studgvidanto, raportas al la loka organiza estraro pri la nombro, la kostoj de ejo k materialo, la studata temo k la nomo de l’ instruanto — se estas tia.

Laŭ la laborformoj de la studrondoj ili estas dividitaj en ses grupoj, nome universitataj, lekciaj, korespondaj, lernejaj, paroladaj k legaj, k diversaj studrondoj.

(Finota.)

¹ Sveda kr. = proks. 0.30 dolaro.

PANIKO EN JAPANIO

En la unua duonjaro, kronika malviglo de japana ekonomio rapide disvolviĝis ĝis paniko. Eksplodis amaso da kontraŭdiroj de l’ japana kapitalismo pro disvastiĝado de l’ tutmonda paniko, akcelate de enkonduko de ora normo k industria raciigo. Akriĝo de l’ kontraŭdiroj de l’ mondekonomio en la tria epoko vundis fatale Japanion dependantan en sia ekzisto de l’ eksterlanda merkato. Ni rigardu, kiel statas la paniko en Japanio.

Pro troa produktado k troa malkresko de konsumo, la prezoj rapidege malaltiĝadas, tio estas je 18% dum julio 1929 ĝis julio 1930. Tiu prezmalaltiĝo perforte sekvigis malpliigon de ĉiuj salajroj, kio kaŭzas absolutan mizerigon de laboristaj vivkondiĉoj. Prezo por kotonfadeno malaltiĝis je 31%, silkfadeno je 28% dum tiu ĉi duonjaro, kiuj estas la plej gravaj eksportaĵoj de Japanio; kompare kun prezoj en antaŭjaro, kotonfadeno malaltiĝis je 50%, silkfadeno je 36%. Prezentu al vi panikan staton, kaŭzitan de duoniĝo de prezoj de plej gravaj varoj en la lando.

Kune kun tia malaltiĝo de ĉiuj prezoj en la lando, la eksterlanda merkato malvigliĝis. La paniko en Usono signifis malakcepton de silkenporto je 50% kompare kun tiu en lasta jaro. La tuta eksport-monsumo en tiu duonjaro malgrandiĝis je 28% kompare al la lasta. Tia fenomeno okazas ne nur en Japanio, sed en ĉiu imperiista lando, tamen evidentiĝas al ni, kiel turmentas tia malgrandiĝo de eksterlanda merkato la japanan ekonomion. Ĝi kunportas panikan staton en navigado, kie la ŝarĝopago preskaŭ duoniĝis, sed la ŝarĝa kvanto malmultiĝas, k malfunkciantaj ŝipoj nombriĝas pli ol duon-milionon da tunoj. Eĉ funkciantaj ŝipoj suferas duon- aŭ trioniĝon de ŝarĝo.

Malaltiĝo de ĉiuj prezoj, malviglo de l’ merkato, superfluo de varoj akrigas la kontraŭdiron inter produktopovo k produktado ĉe ĉefaj industrioj: ŝtataj fabrikoj funkciigas nur 50% de sia kapablo, cemento 43%, kotonfadeno 66%, papero 65% k silkŝpinado, karbo k. m. a. ankaŭ limigas sian funkciadon je 20—30%. Preskaŭ ĉiuj mezskalaj ŝpin- k teks-fabrikoj ĉesigas sian produktadon.

Eĉ potencaj karteloj elmontras sian senpovon ĉe la paniko, akcelante krizon per senkontroleco super produktado.

La produktado de ĉiuj industrioj haltas aŭ ĉesas en tiu duonjaro kun kreskanta proporcio, sed aliflanke la produktopovo estas altigata per raciigo, k mez- aŭ et-skalaj fabrikoj sekvadas unu post la alia per labor-

— pàgina 3 —

SENNACIULO 27

ĉesigo, laŭnombre 30—40 ĉiutage nur en Tokio, pliigante senlaborulan nombron po 2 mil ĉiutage, kies tuta nombro kalkuliĝas je pli ol 1500 mil, eĉ laŭ observo de l’ burĝaro.

La senlaboruloj estas tute malfavorataj je kromsalajro ĉe sia maldungiĝo; krome en Japanio ne ekzistas senlaborula asekuro, tial ili devas suferi malsaton tuj post maldungiĝo. Teks- k ŝpinistinoj ne ricevas salajron nek pagon por vojaĝado al siaj hejmoj. Ankaŭ laboristoj ne trafitaj de senlaboreco devas suferi du- aŭ trioniĝon de siaj labortagoj k ofte ne ricevas plene sian salajron. 90 mil teks- k ŝpinistoj estas forpelitaj en tiu ĉi jaro.

Reiro de laboristoj senlaboraj al la kamparo pliintensigas la krizan staton de l’ japana terkulturo. La kamparanoj forlase vendas kokonon je prezo malplia ol kosto mem. Per silkvermkulturo en tiu ĉi printempo ili perdis 15 milionojn da jenoj, tio faros en la tuta jaro 40 milionojn. Pri troa malkariĝo de terkulturaj varoj ni sciu per la fakto, ke oni povas aĉeti dekduon da cigaredoj (1/10 jeno) per 50 brasikoj. La tuta monsumo de terkulturaj produktoj en Japanio estis 3300 milionoj da jenoj en 1925, sed en 1928 — 2200 milionoj, t. e. malpliiĝo je 31%. La japana burĝaro jam delonge rezignas malvastan enlandan merkaton k per malaltigo de l’ salajro sub la kolonian nivelon k giganta buĝeto por militado furioze defendas la eksterlandan merkaton. Laboristaj strikoj nombras, eĉ laŭ burĝa enketo, 728 en tiu ĉi duonjaro kun 76 791 partoprenintoj. Tio montras duoniĝon de strikoj k duobliĝon de strikintoj kompare kun la lasta jaro. Eĉ la burĝaro ne povas nei, ke tiuj strikoj okazis en grandskalaj fabrikoj kun revolucia batalemo.

Ĉe tiuj konfliktoj faŝistoj k polico kune atakas laboristojn, aŭ per larmgaso aŭ per sabro, k ne estas malofte, ke ili kaŭzas sangan aferon; por forigi timon ĉe policanoj, oni uzas ŝtalan veŝton por eviti kuglan vundon.

La ekonomia krizo en Japanio pliakriĝas pro disvastiĝo k profundiĝo de l’ monda paniko. Limigite de Londona konferenco, mararmeo de Japanio intencas pligrandigi sin per buĝeto por mardefenda kompletigo, per sumo de 900 milionoj da jenoj, sed la akriĝo de l’ ekonomi-krizo malstabiligas la ŝtatan financon, eĉ malaltigante la prezon de l’ ŝtataj obligacioj.

Laŭ «Scienco Proleta», n-o 9, Tokio.

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

Kreskantaj minacoj de l’ faŝismo en Germanio

En Koblenco, la administra ĉefloko de Rejnlando, antaŭ nelonge «liberigita» de «fremda jugo» (militistaro de l’ okup-armeo), okazis je la 5. oktobro invado de alispecaj trupoj — militistoj-volontuloj, membroj de la reakcia militista organizo «Ŝtalkasko» (germane: Stahlhelm). La nombro da partoprenintoj en la manifestacio varias laŭ la indikoj de l’ gazetaro inter 120 k 160 000. Pluraj eksaj princoj k ĉefgeneraloj senĝene inspektis la revue paradantajn faŝistojn, kiuj estas ĉiuhore pretaj ekmiliti por «libera Germanio», ĉu kontraŭ Francion, ĉu kontraŭ Polion, ĉu kontraŭ la enlandajn ribelantajn proletojn. Estas notinde, ke la Granda Faŝista Konsilantaro sendis el Romo specialan reprezentanton.

…kaj en Aŭstrio

Nova registaro naskita per helpo de l’ faŝista «Hejmdefenda Ligo» (fratorganizo de «Ŝtalkasko» en Germanio) montras de siaj unuaj regotagoj malkaŝe sian kontraŭlaboristan karakteron, sian kunlaboremon kun la nacisocialismo (Hitler) en Germanio, sian malamon al la sociaj institucioj kreitaj en la postrevolucia periodo de la socialista komunumo Vieno. Speciale celita estas la t. n. Respublika Ŝirmligo, laborista defendligo, kiun apartenas preskaŭ ekskluzive nur organizitaj laboristoj, kreita por defendi la en jaro 1918 akiritajn rajtojn de l’ laboristaro. Okazis ankaŭ konfiskoj al lab. gazetoj.

P.

La diktaturo en Jugoslavio

La Asocio «Libera Balkano», Berlino, ĵus publikigis libron kun kolekto da leteroj k dokumentoj por elmontri k ilustri la kruelon de l’ diktaturo pezanta sur Jugoslavion. Laŭ resuma statistiko okazis en 1929 38 politikaj procesoj; 105 personoj estis kondamnitaj: du inter ili je morto k 103 je punlaboroj aŭ malliberigo sumiĝantaj je 431 jaroj. Dum la unua duono de l’ jaro 1930, dum 31 procesoj estas kondamnitaj 214 personoj: unu je morto; unu je dumviva malliberigo; 212 je sume 770 jaroj k 9 monatoj da punlaboroj aŭ mallibero. La statistiko pri policmortigoj ne estas kompleta, ĉar multajn viktimojn oni forigis sekrete. En j. 1929 estas murditaj aŭ ĝis morto torturitaj 54 personoj (ne entenitaj estas pli ol cent bulgaraj viktimoj, inter kiuj troviĝis virinoj, infanoj k maljunuloj). Ĝis junio 1930 oni konas nur 20 kazojn de tiaj murdoj.

C. P.

El Hispanio

La ĝenerala striko en Bilbao (6. ĝis 8. okt.) havis politikan karakteron: ĝi estis proklamita por kontraŭstari la monarkistajn celadojn je subpremo al la laboristaro per militista diktaturo. Rezultis sangaj tumultoj, ĉe kiuj 40 personoj estis vunditaj. Ankaŭ en aliaj urboj (Vitorio, Logrono, Malago) okazis je sama tempo laboristaj strikoj, manifestacioj k polictrupa pafado.

R.

Arta servo dum politika agitado

Sibarto (Siberia arto) organizis «bazon» por arta priservo de popolaj mastrum-politikaj agitadoj. Tasko de l’ «bazo» estas organizado de tuta profesia k iniciativa arto sur kampo de politika agitado.

Por priservo de nuntempaj kampanioj (kolektado de pano, aŭtunsemado) la «bazo» volas sendi 20 teatrajn brigadojn al karbminejaj k agrikulturaj regionoj k 80 filmojn, tri specialajn kino-gazetojn. Oni volas ankaŭ krei avangardajn brigadojn el literaturistoj por ricevi necesan repertuaron, sendi radio-aparatojn ktp.

La «bazo» invitas la asociojn helpi per sia atento aferon pri arta propagando de partia politiko.

Gala Petrova (15 295).

AĈETU SAT-AKCIOJN!

La Eldon-Kooperativo de SAT aperigis jam 40 diversajn librojn, inter ili tre gravajn verkojn sed multaj pretaj manuskriptoj atendas jam delonge sian vicon por esti publikigataj. Ne hezitu! Helpu al la eldon-agado de nia Asocio, al la plilarĝigo de la SAT-biblioteko, per aĉeto de niaj AKCIOJ! Estas 2 serioj, po unu k po duona dolaro. Ili estas repageblaj 3 jarojn post la dato de la enpago plus 10%-a jara rento (kiu validiĝas por tiuj, kiuj posedas siajn akciojn dum almenaŭ 3 jaroj). La akcioj havas konstantan aĉetvaloron en interrilato kun la Administracio k tiel estas praktika pagilo.

Ĉiu, kiu varme deziras la pluan disvolviĝon de SAT k de ĝia influo, helpos efike, deponante sian ŝparaĵon en SAT-akcioj.

— pàgina 4 —

28 SENNACIULO

TIUJ PORKOJ-JUNULOJ

Maljuna Jozefo Simpson estus fariĝinta ideala «viro de la mastro», se li nur estus iomete pli inteligenta. Kiel okazis, li laboris laŭ kapablo, k sentis tedon havi konstantan okupon, dum aliaj estis senlaboraj.

Li havis teorion, ke la mastro estas bonkora al tiuj, kiuj restas fidelaj; tial Simpson havis bonan kialon pensi, ke lia ofico estas sendanĝera. Li estis ano de sindikato, ĉar li estis devigata.

En sia sindikato, kiel en la laborejo, li estis reakciulo — konservativa laboristo. Plej malbone estis, ke multaj el liaj kunlaboristoj rigardis lin kiel inteligentan, ĉar lia malrapida, singarda maniero de parolo donis al li la aspekton de pensulo.

Tial okazis, ke kiam ĉe la laborejkunveno oni antaŭmetis proponon, ke plenaj rajtoj estu donitaj al la junuloj inter la aĝo de dek-kvar k dek-ok jaroj, «Maljuna Joĉjo», kiel li familiare nomiĝis, faris sin la centro de la kontraŭopinio.

Entuziasma, inteligenta junulo, Hanĉjo Redŭej, klarigis la argumentojn de la junaj laboristoj per malmultaj simplaj frazoj.

«La junuloj», li diris, «devas havi plenan voĉon en ĉiuj aferoj efikaj sur la laboristojn en la fabriko. Jam centfoje okazis, ke junuloj estis devigataj fari la laboron de viroj, k eĉ filabori dum striko, nur pro manko de organizo k subteno. Oni ne devas permesi ke tia situacio daŭru, k mi esperas, ke ĉiuj membroj subtenos la proponon.»

Kelkaj aplaŭdis, sed la plimulto restis silenta.

Maljuna Joĉjo stariĝis, lia vizaĝo ruĝa pro indigno.

«Nu, vi», li diris raŭke, forgesante en sia kolerego alparoli la prezidanton. «Mi volas ekscii, kiu instruis al vi, konsideri vin je la sama nivelo kiel la plenaĝuloj. Ĉu vi pensas, ke ni permesos al vi enmiksiĝi en niaj aferoj?»

Li daŭrigis per kelkaj atentigoj pri sia propra brila kariero, komencante per «Kiam mi havis vian aĝon…» k finante per alvoko al la membroj, teni la junulojn en ilia propra loko.

Lia prestiĝo venkis, k la propono malsukcesis per malgranda plimulto.

Kuriozaj koincidoj okazas en tiu ĉi mondo, k tiu, kiu okazis je proksima pagotago, preskaŭ turnis la cerbon de Maljuna Joĉjo. Lia koverto estis pli dika ol kutime, k dolĉaj revoj pri krompago naĝis tra lia menso.

Per fuŝaj fingroj li ŝirmalfermis la koverton k elverŝis la enhavon en sian manplaton. Du funt-bankbiletoj, kelkaj arĝentmoneroj — k paperpeco surskribita. Ĉe la supro li komprenis sian propran nomon, sed ne povante legi klare, li ne daŭrigis.

«Jen, juna Hanĉjo» li diris, «ĉu vi povas legi tion?». Hanĉjo prenis ĝin k legis:

«Estimata Sinjoro Simpson, ni bedaŭras anonci, ke la direktantoj trovas, ke vi ne plu estas kapabla sufiĉe fari vian devon k esperas, ke vi baldaŭ trovos pli malpezan okupon aliloke — via ktp., Ŝvitiganto k Kompanio».

Maljuna Joĉjo ekspiris, tiam, ekvidante la ĉeflaboriston turniĝanta laŭ la angulo, rapide postkuris lin. «Hej, Jakĉjo» li kriis, svingante la paperon, «kion signifas tio?»

«Ĝi signifas», diris la ĉeflaboristo malrapide, «ke knabo povas funkciigi la maŝinon, ĉe kiu vi estas, k la direktantoj volas ŝpari.»

Maljuna Joĉjo blasfemis. «Tiuj porkoj-junuloj denove» li murmuris ĉagrene; «ili ne scias teni la propran lokon nuntempe.»

Li ŝajne ne memoris, kion Hanĉjo Redŭej diris ĉe la laborejkunveno!

Trad. el «Daily Worker» (London), W. G. Keable (12 668).

SOVETIANOJ, kiuj dum jaroj abonis regule «S-ulon», nun ne plu povas plilongigi sian abonon pro neeblo de transpago.

Abonu ci por cia K-do en Sovetio nian gazeton, ĝis la monrilatoj estos ree normalaj! (Monon sendu al Administracio de SAT.!)

Tiel vi helpos efike al li k al SAT!

Korekto. — Legu en n-o 314, frontpaĝo, 3-a kol., lin. 21 de malsupre «kiel» anst. kie (sen tiu korekto la tuta frazo fariĝas nekomprenebla).

Memoro je la 15-a de julio en Vieno

(Daŭrigo. Vidu n-ojn 312, 313, 315)

Inter la tria k kvara horoj posttagmeze, malkovrita aŭtomobilo, kiu estis videbligita kiel sanitara aŭtomobilo, veturis tra Lastenstrato kun du grave vunditaj virinoj; la unua virino havis pulman enpafon, la alia enventran pafon. La strato estis je tiu tempo preskaŭ malplena je homoj. Oni vidis nenian kolektiĝon homan. Kiam la sanitara aŭtomobilo preterveturis je Planetarium, ĝi estis submetata al boncelita pafado, de aro da policanoj, kiuj staris ĉe la naturhistoria muzeo. Unu pafo frakasis la kranion al unu el la virinoj, kiu ekmortis. La aliaj pafoj vundis du sanitarulojn.

Denove Planetarium. Je duono post la kvara polica salvo estis «puriginta» (seniginta je homoj) la Lastenstraton antaŭ Planetarium. Sekve de tiu «purigado», la strato estis malplena je homoj. Matio Suĥer, kiu prizorgis la sanitaran servon, haltigis la aŭtomobilon, elsaltis por bandaĝi vunditon. Dum li klinis sin super la vunditon, falis dua pafo, kiu trafis la vunditon en la kapon k mortigis lin. Suĥer salte leviĝis k perceptis trans la strato, kiel policano ĵus reprenis la karabenon. Li rapidis al la policano, kiu denove celis, pafis k vundis Suĥer je la brako.

Je la dekkvina polica kordono okupis Lerĥenfelderstraton, ĉe angulo de Lastenstrato. La trafiko ne estis barita, en la strato iris kelkaj homoj. Inter la promenantoj estis ankaŭ junulo, kiu iris tra la polickordono en la direkto de Gürtel sur la trotuaro. Kiam li estis je ĉ. tridek paŝoj distance de la kordono, iom aĝa policano per sia fusilo celis al la junulo k pafis. Ĉi tiu morte falis kun tempio trapafita.

Ĉirkaŭ la dekkvara policano estis surprize atakita de aro da manifestaciantoj. La ordiganto Bezpalec rapidis por helpi al la atakito, liberigis lin de la amaso k kondukis lin al la plej proksima polickordono, por meti lin ekster danĝeron. La policanoj prenis la fitraktitan policanon, k Bezpalec foriris. Apenaŭ estis li turninta la dorson, kiam unu el la policanoj de l’ kordono direktis la fusilon kontraŭ li, celis k teren pafis lin. La kuglo trafis la lumbon. Bezpalec mortis post dufoja operacio la 17-an de julio.

Antaŭtagmeze, la 15-an de julio estis instalita, sanitarejo en la korto de la urbdomo, situita al Liĥtenfelsgase. En la unuaj posttagmezaj horoj la kradopordego estis ŝlosfermata. En la korto k en la koridoro la pordego kuŝis k staris vunditoj, kuracistoj k sanitaruloj. Granda ruĝkruca flago signis tiun ĉi lokon kiel sanitarejon. Inter la dekkvina k deksesa horo aro da policanoj (ĉ. dekdu ĝis dekkvar homoj) marŝis al la ŝlosita pordego, stariĝis tie kontraŭ la sanitarejo. La vunditoj, kuracistoj k sanitaruloj terure ekscitiĝis. Laŭtiĝis vokoj de indigno. Sed okazis neniu efektiva atako al la policanoj, kiu cetere estus neebla, ĉar la polico estis protektata antaŭ la homoj en la sanitarejo per ŝlosita kradpordego. Sed apenaŭ la policanoj ekstaris antaŭ la pordego — en tiu momento alpaŝis ilin supera policoficiro, laŭdire polickonsilanto Kraft — kiam ili subite pafis salvon k post kelkaj minutoj duan k poste serion da izolaj pafoj al la sanitarejo. De vundito, kiu kuŝis en la korto, la kranio estis forŝirata, partoj de la

— pàgina 5 —

SENNACIULO 29

POR NIA DISTRO

[BILDO p.5 | 30,8,35,12] Malgranda nigra ornamo apud la rubriktitolo.

SAĜO

La urbo Ĥelem estas loĝata de saĝuloj. Estas la Ĥelemanoj, kiuj forbruligis la domojn por mortigi la plotojn (ploto estas riverfiŝo. Ĉu temas pri idioma proverbo? Red.). Por ili ĉiu bagatelo meritas profundan cerbumadon.

En tiun feliĉan urbon transloĝiĝis forĝisto, kiu aspektis malhela pro la fulgokovrita haŭto. Pro tio la famo disvastiĝis, ke li estas cigano, ĉar nur cigano aspektas tiel nigra. Cigano kompreneble estas ŝtelisto. Kion fari?

La urbestraro kunvenis k pritraktis la problemon dum sep tagnoktoj. Finfine ili decidis dungi dumnoktan gardiston. Solvite!

Sed ankoraŭ ne. Post kelkaj tagoj la gardisto plendis, ke li sentas malvarmon dum la nokto. La urbestraro rekomencis la komunan pensadon. Nur malsaĝuloj decidas ion senpripense! La rezulto estis — ŝaf-fel-surtuto por la gardisto.

La gardisto denove vizitis la urbestran ĉambron. «La cigano sendube ankaŭ portas similan al mia surtuton. La civitanoj ne rekonus k eble mortpafus min.»

Kunveno septaga; esplorado; pridiskuto; solvo. La gardisto renversu sian surtuton!!

Pasis kelka tempo. «Ho! vi ĉi tie! Kion nun?»

Diris la gardisto: «Mi estas bona Ĥelemano k konstante pensas laŭ la urba moro. Mi ĵus elpensis, ke la renversata surtuto aspektigas min kiel ŝafon. Lupo certe formanĝos min pro eraro.»

«Vi ja estas tre pensema Ĥelemano», respondis la urbestro: «Ni tuj atakos tiun malfacilon.» Li jam bedaŭris, ke oni ne estis dunginta eksterurbanon.

Post la kutima septaga pripensado oni decidis, ke la gardisto surrajdu ĉevalon. Ĉiu lupo scias, ke ŝafo ne rajdas sur ĉevalo.

Ankoraŭ ne finite. Plendis la gardisto pri malbonaj pavimoj k la eblo, ke la ĉevalo falus k la rajdanto mortus.

Ĉi foje la cerbumado daŭris dek kvar tagojn. Oni estis decidinta dum sep tagnoktoj, ke la ĉevalo estu ligota al fosto. Sed kie starigi la foston? Ĉiu estrarano opiniis la plej taŭgan lokon apud sia hejmo. Kompromise oni metis ĝin apud la banejo laŭ la riverbordo, ĉar tio estas publika propraĵo.

Tie sidadis k eble ankoraŭ sidas la gardisto, vestita en renversita ŝaf-fel-surtuto, sur ĉevalo al fosto ligita k gardas la urbon kontraŭ la cigan-aspekta forĝisto.

La Ĥelemanoj gratulas sin pro sia saĝo, elektinte urbestraron, kiu tiel bone solvis malfacilan problemon.

El la juda tradukis, laŭ memoro, Ben Odinov (13 268).

Pri la enhavo de artikoloj aperantaj en «S-ulo» respondecas la aŭtoroj.

kranio, grandaj kiel manplato, alten flugis ĝis la unua etaĝo. Al aĝa viro la brusto estis trapafita. Al la helplaboristo Hajmliĥ la maldekstra okulo estis elpafita k krome la dekstra mano k brusto pafvunditaj.

Inter la naŭa k kvarono post la naŭa la komerca reprezentanto Karl Bellak iris tra Vidner (Wiedner) ĉefstrato. En la strato estis nur malmultaj pasantoj. Estis tie neniaj okulfrapaj homkolektiĝoj. Subite el la direkto de l’ operejo al Paŭlana preĝejo krakis salvo. La homoj ili estis ĉ. dudeko, forkuris en plej alta ekscitiĝo tra Vidner ĉefstrato supren. Jen, proksime al Paŭlana preĝejo krakis denove tri pafoj. Unu el ili trafis Bellak en la suban makzelon. Li falis antaŭ la preĝejo. Je la sekvoj de la pafo li mortis la sekvantan tagon.

Je kvarono antaŭ la kvara polica patrolo «purigis» denove Stadiongase. En kafejo «Reichsrat» estis instalita sanitara helpejo. Granda ruĝkruca flago pendis ĉe la enirejo malproksimen videbla. Malgraŭ tio, sen ia motivo, la polico direktis sian pafadon kontraŭ la sanitarejon. Unu sanitara helpanto ricevis ventropafon. (Daŭrigota.)

LA KANTO PRI SORĈPOVA KREMLULO

Tial ke ni senmaskigis intrigojn kontraŭ SAT, atakante la nunan ĝeneralan sekretarion de CK de SEU, kelkiuj provas kredigi al naivuloj k neinformitoj, ke ni… atakas Sovetion. Se tiel estus, oni povus trovi tiajn «atakantojn» eĉ inter nunaj apogantoj al Drezen. Kompreneble ne decas postuli, ke ĉiu homo estu heroo, k sekve ni ne esploros la kaŭzojn pri la ŝanĝo de sinteno ĉe estintaj kontraŭuloj al-la Moskva karieristo, fariĝintaj liaj nunaj subtenantoj. Sed la tuta SAT-anaro devas almenaŭ esti iom informita pri kelkaj flankoj de la historio de nia movado. Tiucele ni publikigas ĉi sube baladon, kies originala teksto troviĝis en iu vizitlibro de estinta Moskva Klubo. Post publikigo de seka protokolo, tiu poeziaĵo ne nur informos, sed amuzos la legantojn de nia gazeto. Duobla profito, ĉu ne? — — —

Por kompreni ĝuste la signifon de tiu versa dokumento, necesas scii, ke K-doj el Moskvo, kiuj tiutempe opoziciis al Drezen, eldonis tie la revuon «La Nova Epoko». La nomon de l’ baladverkinto ni bone konas, sed nuntempe li ŝajne pentas pro tiu «atako kontraŭ Sovetio». — Li do certe ne deziras famiĝi pro tia peko.

Dume la legantoj decidu mem, ĉu senmaskigo al iu Moskva denuncisto, eĉ se li estis antaŭe lojala ĉara oficiro, estas ataki aŭ defendi Sovetion.

Jen kiel intencas sorĉpova Kremlul’
Revenĝi al «Nova Epoko»
Kaj tutan eldonon per tondro k brul’
Ekstermi po peco k floko,
Ĉar tiu ne estas SEU-a fili’
Kaj presi kuraĝis recenzon pri li.

Pli laŭte do muzik’!
Trumpetu venkon,
Venkita malamik’
Kaj kuras for, for, for.
Do por CK SEU
Kaj por Bulteno
Hura — hurau laŭte ĥor’!

Li sendas leteron al la redakci’
Kun reĝe-ordona postulo
Kun granda aplombo k kun afekci’
Minacas potenca Kremlulo.
Sed por ke l’ afero sukcesu nun plej,
Averton li sendas al la Cenzurej’.

«Ho Moŝto Cenzura, avertas mi vin
Pri jena malbona afero,
Ke oni kuraĝis recenzi mem min
En la «Nov-Epoka» numero.
Atentu, ke mia refutoleter’
Neprege aperu en tria numer’.»

Tralegas denuncon cenzuroficist’,
Ekkaptis «La Novan Epokon»
Kaj estas finita jen ties ekzist’,
Kaj ĉifonigita en flokon.
Jen pro ambicio de l’ Kremla geni’
De l’ «Nova Epoko» nur restis krani’.

Jen gaje veturas en aŭtomobil’
Heroo de nia balado.
Lin flatas de la cenzurejo hakil’…
Subite rompiĝas la rado.
Ekkrevis la bendo kun krako k bru’;
Kremlulo ne povas veturi jam plu!

Eliras Kremlulo k vidas kun mir’;
Jen kuŝas «Epoka» kranio.
Do ĝi jen malhelpas al li en la ir’ —
Rigardas li ĝin kun malpio:
— Denove al mi ci malhelpas, aĉul’!
Kaj jen piedpuŝas kranion Kremlul’.

Sed ĝuste en tiu ĉi bela moment’
Ekkaptas lin granda teruro:
Elrampas el ostoj kraniaj serpent’
Kaj morte lin pikas je kruro.
Jen kie sin kaŝis de l’ morto fatal’!
Kaj falis por ĉiam li de l’ piedestal’.

— pàgina 6 —

30 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

PRI LA «ĈE-METODO»

De la kvalito de l’ kursgvidantoj dependas unuagrade la plua progresado de nia movado. Se ne okazus sukcesplenaj kursoj, ĝi stagnus k eĉ malprogresus, ĉar nenia progreso eblas sen replenigo de l’ kadroj per «freŝa sango». Sed eĉ plej laborema, bonvola k persista kursgvidanto ne povas sukcesi, se li instruas senplane, senmetode. Tial celo devas esti anstataŭigi laŭeble la malpli taŭgan per pli taŭga metodo. La Amsterdama distrikto de l’ Ned. Fed. de Lab. Esp-istoj elektis por raporti pri la tiomajn sukcesojn rezultiginta «Ĉe-metodo» specialan komisionon, kies provizora raporto ĉi sube presita certe interesos ĉiujn K-dojn. Red.

La instruado de esp-o al laboristoj estas pli-malpli sentata kiel problemo, kiun ĉiu kursgvidanto klopodas kiel eble plej bone solvi. Sed ĝis nun ĝi restis problemo dum pli k pli sentiĝas en nia movado la bezono je metodo, kiu donas rezultojn pli kontentigajn.

Nuntempe la atento de la mondo esp-ista estas turnita al la fama metodo de s-o Andreo Ĉe.

Kritikemuloj inter ni malfide aŭskultas la «tamtamon» pri tiu ĉi metodo, faratan de la burĝa esp. gazetaro. Ili rakontas pri siaj malsukcesoj, kiam ankaŭ ili foje instruis laŭ «rekta aŭ Berlitza metodo», «en kiu oni ne instruas la gramatikon» (kvazaŭ ĉiuj metodoj rektaj estas similaj). Kelkaj eĉ opinias, ke tia metodo taŭgas nur por instrui al homoj instruitaj, ne al laboristoj.

Sed se ili ne aprobas la rektan metodon, ĉu do la rezultoj de la nun aplikataj ne-rektaj metodoj kontentigas ilin? Ni rigardu la relative malgrandan kreskon de la grupoj. La rezultoj de la kursoj de eĉ la plej bona kursgvidanto plej ofte ne estas konformaj al liaj granda penado k oferado dum la tuta kurso. Tio instigu nin ne fermi la okulojn k la orelojn antaŭ la novo. Sincera, objektiva esploro pri ĉiu nova metodo estas laŭ mia opinio la devo de ĉiu serioza kunbatalanto en nia movado.

S-o Ĉe antaŭ 10 jaroj komencis la instruadon laŭ sia metodo. Notinde estas por ni, ke li tiam instruis al laboristoj. S-o Ĉe skribis al ni: „. . . mi devas rimarkigi, ke la rekta metodo estas utila precipe por la instruado al pli simpla publiko k mi ellaboris mian metodon ĝuste por laboristoj, kiam mi devis serĉi taŭgan instru-metodon, gvidante kurson en la Laborista Hejmo de Hermanstadt».

Lia metodo estas kombinaĵo el la rekta k la gramatika metodoj. Ĝi diferencas de la t. n. «metodo Berlitza» per tio, ke ĉi lasta igas la homojn lerni la lingvon tiel, kiel la infano lernas la lingvon de sia patrino, dum la Ĉe-metodo instruas samtempe la gramatikon.

Rimarkinde estas en la Ĉe-metodo, ke la lernantoj mem lernas trovi la lingvajn regulojn de esp-o. Tio streĉas ilian atenton k igas ilin logike pensadi. Ni foje spertis ekz., ke la lernantoj, plenatente sekvinte la instruiston, kiam li skribis frazon sur la tabulon, postulis de li pli konsekvencan aplikon de la tiel logikaj lingvaj reguloj ol estas kutimo en esp-o: ili nome deziris, ke s-o Ĉe skribu «kioj» en okazo, pri kiu d-o Zamenhof konsentis, ke la gramatiko de nia lingvo tion ĉi ne malpermesas. (Lingvaj Respondoj p. 55). Ankaŭ estis por ni surprizo, kiam ni aŭdis, ke la lernantoj mem komencis uzi la korelativajn pronomojn «kio», «kiu» ktp., kiuj ne estis antaŭe instruitaj!

La fakto, ke la instruisto estas eksterlandano, sendube helpas veki la necesan intereson k atenton. Kiam la instruisto komencas la unuan lecionon per jena (tradukata) alparolo: «Vi k mi parolas malsamajn lingvojn. Inter ni do staras alta muro, kiu malhelpas nian interkomprenon. Sed farante konversacion ni kune malkonstruos tiun muron; ni forhakos brikon post briko, vi de via flanko, mi de mia flanko, ĝis fine ni atingas unu la alian en plena interkompreno!» . . . tiam la lernantoj klare vidas sian taskon, ili sentas, ke ili havas celon, nome: kiel eble plej baldaŭ paroli kun sia instruisto, k kun ĝojaj vizaĝoj ili komencas la «malkonstruadon de la muro».

S-o Ĉe ne ŝarĝas la lernantojn per multe da vortoj k lasas la ampleksigon de la vorttrezoro al la praktiko mem. Li igas siajn lernantojn esprimi siajn pensojn en simpla maniero, se necese per ĉirkaŭ-skribo. Tio samtempe estas ekzerco en pensado.

Kiel jam dirite, la metodo ne evitas la gramatikon, sed, kontraŭe, sekvas ĝin paŝon post paŝo k tiel sisteme, ke la instruisto ne povas rompi la ordon en la kursa materialo sen malutilo por la kurso. La metodo, kiu dum la tempo pli k pli perfektiĝis, estas tute elprovita k pro tio la juna imitanto ne faru facilaniman ŝanĝon en la sinsekvo de la materialo, ĉar tio poste venĝus sin. Tra la tuta kurso iras fadeno, kiun oni devas sekvi. Tio, kio ŝajnas al ni neklara en la unuaj lecionoj, klariĝas al ni en lecionoj postaj.

La lernantoj plej ofte kune respondas la faratajn demandojn. Per tio ankaŭ la malkuraĝa lernanto povas akiri sperton en la parola uzado de la lingvo k fariĝi pli libera. Tamen ankaŭ la individua demandado de tempo al tempo estas aplikata. La hejma laboro de la lernantoj konsistas el la skriba respondado de demandoj, kiu maniero ne donas impreson de «ekzerco».

Eble la plej granda potenco de tiu ĉi metodo troviĝas en la atmosfero, kiun la instruisto per sia persono k agado kreas: anstataŭ seka lingvokurso li faras agrablan konversacion, en kiu regas la amuzo k la rido, kiuj ebligas konservi la atenton de homoj pene laborintaj dum la tago. Tiel ili lernas eĉ kontraŭvole. La metodo postulas multe da aktiveco de la instruisto k sendube ne ĉiu kursgvidanto kapablas laŭ ĝi gvidi kurson. Gaja humoro, bona voĉo, sprito, atentemo, diligento — jen nur kelkaj ecoj el la multaj, kiujn bona «Ĉe-metodisto» devas posedi. Kursgvidanto, kiu ŝatas la trankvilon k la oportunon, nepre ne apliku Ĉe-metodon!

Speciale meritas nian atenton, ke la metodo ne okupas sin pri la nacia lingvo, kiu ja ofte malfaciligas al laboristoj la lernadon de esp-o. Oni lernas rekte pensi en la lingvo, dum ankaŭ la konversacia formo de la metodo estas avantaĝo, ĉar la ordinaraj metodoj ne okupas sin pri la parolado k aŭskultado. Kaj ĝuste tio ĉi estas grava manko en tiuj metodoj, ĉar laŭ la opinio de la plej multaj simplaj homoj nur tiu «vere scias» la lingvon, kiu ĝin parolas k la parolitan vorton komprenas. Kiel ajn bone oni cetere komprenas la lingvon — tio nenion signifas, iliaopinie, se oni ne kapablas paroli k aŭde kompreni. Tial ĉi metodo estas ankaŭ rekomendinda al tiuj inter ni, kiuj ankoraŭ timas malfermi esp-e sian buŝon.

Tamen oni ne pensu, ke la metodo faras el la lernantoj tiajn esp-istojn, kiaj post la kurso scias perfekte paroli en esp-o pri ĉiu temo. Certe ne!

La Redakcio posedas sufiĉe da presinda materialo, sed ĉe nuna amplekso de «S-ulo» neeblas aperigi ĉion valoran!

La 12-paĝa «S-ulo» estas imperativa neceso! Ĝi estas rezulto de via senlaca agado!

ESTU ĈIU VARBANTO, POR KE PLIGRANDIĜU LA ABONANTARO laŭ pli rapida ritmo . . . .

— pàgina 7 —

SENNACIULO 31

Sed jam tre kontentiga estas la rezulto de la kurso, kiam la vortoj pli facile fluas el ilia buŝo k kiam ili havas tiom da scio k kuraĝo, ke ili ekster la kurso facile povas pliperfektigi sin en la parola uzado de la lingvo.

Entute — la metodo ŝajnas al mi speciale taŭga por laboristoj.

F. Faulhaber.

Mia sperto pri lernaj murgazetoj en esperanto

En kurso por kooper-aktivuloj, kie mi instruis rusan lingvon k matematikon, mi aranĝis novtipan murgazeton, lernan murgazeton. Ĝi estis (1½×1-metra) dividita en 6 partojn (kolonojn): sociscienco, rusa lingvo, matematiko, kooperado, esperanto k «kursa vivo». Ĉar la gazeto estis «lerna», ĝi ne aperis regule, sed post preparo la artikoloj estis laŭvice surgluataj per supraj siaj partoj sur suprajn partojn de antaŭaj artikoloj. Tiel ĉiu kursano havis eblon relegi la antaŭajn artikolojn. Tiela gazetaranĝo, laŭ kursejaj kondiĉoj farita, ebligis 1) legi ĉiujn artikolojn al kursanoj, kiuj iel ne vizitis la kurson dum kelka tempo; 2) ripete legi ajnajn artikolojn por pli bone memorfiksi ilian enhavon; 3) ŝpari lokon sur la muro, ĉar «lerna murgazeto» ne estas kutima politika murgazeto, kiu estas anstataŭata post nelonge de alia n-o. Ĝi restas tiom longe, ĝis ĉiuj bone trastudis ĝian enhavon.

Kiam algluitaj artikoloj tromultiĝas k la uzo de l’ gazeto iĝas maloportuna, laŭ neceso k deziro kelkaj supre troviĝantaj artikoloj estas transportataj sur alian preparitan murgazeton, k super ili estas algluataj novaj artikoloj.

Nun pri la esp-a parto de l’ gazeto. Ĉar ĝi estis destinita por kooperistoj, mi verkis specialan kurson por ili; ĉiuj ekzemploj, artikoloj, ekzercaro estis prenitaj el la literaturo pri koopera movado. Tiel la kurso speciale interesis tiujn lernantojn. Laborante nun en iu presejo, mi preparas laŭcelan esp. lernan gazeton por instrui al presejlaborantoj.

Estas dezirinde, ke esp-istoj, speciale pedagogoj, aranĝu similajn gazetojn en siaj laborejoj, lernejoj, kursejoj, eluzante la ideon pri tiu nova variaĵo de murgazeto. Kiu interesiĝas pri detala aranĝo k gvido de «lernaj murgazetoj», skribu al: Moskvo, Centro, poŝtkesto 710. Iv. Lidin (41).

[REKLAMO p.7] Ĵus aperis kiel 11-a volumo de «Biblioteko de Sennaciulo» belega POEMO DE L’ PLUGISTO originala esp. versaro de ĤRIMA [?]. 56 pĝ. Form. 11×14. Prezo: 0,60 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

TRA LA MOVADO

KRONIKO

AŬSTRIO. La gvidanto de la Kaŭkaz-ekspedicio de l’ «Naturamikoj», K-do d-o Kolb, deklaris en letero al red. de «La Socialisto» sian konvinkon pri la neceso de esp-o kiel interkomprenilo, precipe post siaj spertoj pri la tri dekduoj da kaŭkazaj lingvoj. Bedaŭrinde la ekspedicio ne povis utiligi esp-on, ĉar ili ne renkontis esp-istojn! Antaŭe tiu K-do skeptike rilatis al nia movado. — PORTUGALIO. Lisbono. La 21-an de majo okazis fondiĝo de «Ligo de Okcidentaj Esp-istoj», kiu celas plivigligi la movadon en la okcidentaj kvartaloj de Lisbono inter la laboristaro, kiu konsistigas la plej grandan parton de l’ loĝantaro en tiuj kvartaloj. La 5 fondintoj de tiu «Ligo» estas SAT-anoj. La Komitato konsistas el K-doj Almeida, A. Marques, J. Andrade, J. C. Escada, I. A. Barros, kiuj aranĝas kursgvidadon, radio-aferojn, ĥorojn k muzik-aferojn, financojn, bibliotekon ktp. Ĝis nun funkciis 2 kursoj kun proks. 100 lernantoj (gvidas SAT-anoj). La nombro da «Liganoj» superas jam 200. Komence de okt. malfermiĝis pluaj kursoj. La entuziasmo por la movado kreskas pli k pli. (15 367.) — SOVETIO. Ivanovo-Vozn. Okazis internacia vespero en la klubo de l’ plej granda teksfabriko. Ĉeestis 30 polit. elmigrintoj, studentoj de Leninlernejo en Moskvo. La paroladoj estis tradukataj rusen; sed mankis tradukanto por K-do el Koreo. Ĉar li portis SAT-insignon, la 5 ĉeestantaj esp-istoj vokis, ke li parolu esp-e. Poste sekvis propagandaj paroloj de l’ sekret. de la loka esp-istaro. (Stef.) — Leningrad. La Leningr. Radiostacio (ondlongo 1000 m.) disaŭdigas esp. informbultenon je 22. k 29. okt. (22.05 h. ĝis 22.30 h. MET). Informu nepre pri aŭdeblo. Adr.: Radio-Centro, Esp. Fako, Leningrad. (Resp. gar.) (1473.)

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Léon Bergiers, ILI. 80 pĝ. Form. 17×21 cm. Kun ilustroj de Lucien Gilles. Prezo: 1,80 mk. g. Eldonis: SAT, 23 rue Boyer, Paris XX. Admin. Colmstr. 1, Leipzig O 27.

Ilin, la malriĉulojn, sed ne tute la malfeliĉulojn, ĉar ili estas viglaj k esperplenaj, pripentradis K-do Leon Berjie (Léon Bergiers) en diversaj rakontoj, kies unueco kuŝas en ĉiama revoluciema prezento de flandra proletaro.

Certe, L. B. mem estas junfortoplena sana flandro. Liajn bildojn pri kermesoj en lia landeto, pri amo pagana de la vilaĝanoj, nutris riĉa sango de ĝoja raso. Jes, persekutita estas tiu popolo per kapitalismaj laboroj, militoj, polico, sed en ĝia sano mem kuŝas la plej certa promeso pri proksimaj liberiĝoj. Tiun plenvivon, jam ĝojan malgraŭ la turmenta ĝisnuna sklaveco, plej bone esprimas la vivoplena B.

Kaj mi ne ĉiam ŝatas la rezulton, kiam B. streĉas sian plumon por literature ĝemi. Tiu plendado ĉe li ŝajnas artifika. Protesti, vekrii, lukti, venki oni povas sen ĝemadi; k ĝemada voĉo, eĉ ĉe la plej sinceraj romantikuloj, plej ofte ridindiĝas, ne trafas.

Multaj nigraj strekoj en la rakontoj de B. ne fluas tiom nature el talenta fonto, ŝajnas al mi, kiom la varmaj bildoj pri ĝojo vivi, ami, seksumi, k lukti kontraŭ persekuto, kun vivo k viglo sur la vizaĝo.

Bedaŭrinde mi trovis sufiĉe multajn preserarojn, kio estas speciale ĉagrena en eldonaĵo de SAT. Jief.

Julio Baghy, Viktimoj. Ĉefkomisio de Hung. Esp. Societo Laborista, Budapest. Havebla ĉe Admin. de SAT, Leipzig. 237 pĝ. Form. 12×17 cm. Prezo broŝ. 4 mk. g., bind. 4.50 k 6.— mk. g.

Dua eldono de iu romano aperanta en nia lingvo pruvas, ke la verko estas ŝatata. La romano de Baghy meritas certe tion. La aŭtoro estas bona psikologo k pentras lerte k kun talento siajn realajn travivojn en la rusa militkaptiteco. Ni plene simpatias kun li. La libro meritas ĉies atenton k estas rekomendinda. Ni bedaŭras nur la tro multajn preserarojn, kiujn la eldonisto nepre devis eviti en la dua eldono. S. G.—K.

La Junulino el Stormyr, de Selma Lagerlöf, trad. el la sveda, O. Frode. Eld. Eldona Societo Esperanto, Stockholm 1. Formato: 20×14; 94 pĝ. Prezo: Kr. 1.50.

La aŭtorino de ĉi tiu romaneto verkis i. a. libron, kiu plaĉis al la katolikoj k, post vojaĝo al Jerusalemo, «Kristlegendoj»-n k «Jerusalem»-on (kiu priskribis religian vekiĝon en iu sveda provinco), sekve de kiu «elmigris parto de la loĝantaro al Palestino». Post tiu informo, oni ne surpriziĝu, ke la heroino de ĉi tiu verko estas malpli homo ol enkorpiĝo de kristana «virto». Ŝi sin oferas por tri sinsekvaj personoj, kiuj malbonege traktis ŝin k tiu oferado laŭŝajne daŭris la vivon, ĉar ŝi edziniĝis kun unu el la malinduloj. Oni bedaŭru, ke la aŭtorino malŝparis literaturan talenton sufiĉan por gajni, i. a. honorojn, la Nobel-premion, por

— pàgina 8 —

32 SENNACIULO

helpi la daŭrigon de kredo je ferakontoj. Tamen, se oni havas kuraĝon legi post la unua ĉapitro, en kiu la sankto de juro per Biblio estas ĉefa temo, oni trovos en ĉi tiu libro, kies tradukinto ĝenerale bone faris sian laboron, sciiĝon pri la kampara vivmaniero en Svedio lastan jarcenton. E. K. L.

Komunista Biblioteko: Programo de Komunista Internacio. Eldonis: Komfrakcio de SEU, Moskvo 1930. Prezo 60 kop. Trad. el rusa lingvo G. Filipov k A. Ŝisler. 119 pĝ. Form. 12×16 cm. Havebla ĉe R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig.

Tiu Programo de Komintern estis akceptita la 1-an de septembro 1928 dum ĝia 6-a kongreso en Moskvo. Ĝi montras la vidpunkton de Komintern rilate al ĉiuj aktualaj politikaj problemoj, en la nuna stato de l’ evoluo. Ke tiu pozicio ne estas fiksa k daŭra, evidentiĝas el noto, kiu antaŭ nelonge trapasis la kom. gazetaron, diranta, ke estas intencite ellabori novan Programon. En tiu okazo la eldonintoj ja preferinde estus prokrastintaj la aperigon de l’ broŝuro! N. B.

E. Ivnickij, Esperantista Traktoro. Eld. CK SEU, Moskvo. 1930. «Ni legu esperante». Esperanto-rusa biblioteko. Prezo 7 kop. 15 pĝ. Form. 11×15½. Havebla ĉe R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig.

Rakonteto represita el «S-ulo», kun ruslingva enkonduko klariga. Teksto dulingva.

Biblioteko Nova Kulturo: La Talantoj de P. Danov. Eld. en Burgas (Bulgario). Form. 12×20. 27 pĝ. Prezo nemontrita. Broŝuro de religia sekto.

Okamoto – Rikiĉi, Evangelio de Eterna Vivo. Evangelioj de Belismo. Volumo II. Eld. Bikjo-Ningen-Kai. Prezo 0,25 jen. Havebla ĉe O. Rikiĉi, Kacurajama, Tomiokamura, Ŝizuokaken, Japanio.

La legado de tiu dua volumeto seniluziigis min post la unua pri «spirita korpo», en kiu la tezoj estis science bazitaj. La aŭtoro, kiu evidente sentas sin ligita kun la proletaro k parolas al la laboristaro, prezentas filozofion kontraŭan al la materialismo, — klaran dualismon. Por li «la spiritaj molekuloj havas apartan econ». . . . kvankam «ili tre similas al la materiaj, almenaŭ laŭ la strukturo.» Ĉi tie ne plu temas pri scienca esplorado, sed pri hipotezoj k kredoj. Konsekvence rezultas el tiuj asertoj la tezo, ke «la kompletigita homo, liberiĝinte de sia materia korpo, eniras senliman k senfinan gloran vivon.» Estas la kredo je eterna vivo de l’ individuo, kredo je paradizo. N. B.

Gvidlibroj

Wiesbaden apud Rejno (Germ.). Gvidlibreto riĉe ilustrita, bele presita, pri la fama kuracloko, belega loĝ- k ĝardenurbo (44 bildoj k urboplano). Senpage havebla ĉe: Städt. Verkehrsamt Wiesbaden. Ĝi estas la 4-a eldono esp. lingva de l’ gvidlibro por tiu urbo.

Tallinn, ĉefurbo de Estonio. Gvidlibro, eldonita de Esperanta Turista Komisiono, postkast 6, Tallinn. 16 pĝ. k kovrilo. Priskribo k ekskurs-plano, bildoj.

Gvidlibro tra Upsala. Eld. Esperanta Turista Komisiono, Upsala, Svedio. 16 pĝ. Priskribo k bildoj pri tiu antikva, je historiaj memoroj riĉa urbo.

Sigtuna, Skokloster k Upsala. Eld. Trafikasocio Mälaren – Hjälmaren, Kornhamnstorg 6, III, Stockholm. Priskribo de la lagvojo al la nomitaj tri lokoj k de la tieaj vidindaĵoj. Kun multaj belaj ilustroj. Trilingva (sveda, angla, esperanta). Senpaga por ĉiu vojaĝanto.

Verda Libertempo en Italujo. Prospekto 4-paĝa pri Turisma Esperantista Karavano Milano-Como-Alpaj Lagoj (kiu estis aranĝita de 27. 8. ĝis 2. 9. 30). Eldonis Esp. Oficejo, Como, Via Vittorio Emanuele 28.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»: Hamb. Volkszeitung, Hamburg, 29. 9., let. el Italio (303); Aichfelder Ztg., Knittelfeld, 15. 2., spertoj de radiotelegr.; Golos Rabselkora, Ivanovo-Vozn., n-oj 6/7, pri jurnal. en Britio (308), katolikismo en Jap. (308); Vsegda Gotov, Ivanovo-Vozn., n-o 23, ekskurso al Ferrerlernejo (305/6).

Represis el «La Lernanto»: Le Matérialiste, Bruselo, sept., konsciiĝo de knabo (Multatuli).

Priesper. artik. k notojn enhavis: Labour Woman, London, okt. (rubr.); L’Effort Syndical, Bruselo, aŭg.; Signalen, Stokholm, 2. 10.; Le Tram Belge, Bruselo, 1. 9.; Neue Ztg., München/Nürnberg, 19. 9., 15. 9.; Aichfelder Ztg., Knittelfeld, 28. 6., 12. 7., 26. 7., 7. 6., 21. 6., 1. 3., 10. 5., 24. 5., 4. 1., 8. 2.; Le Populaire, Paris, 8. 10.; Le Réveil Ouvrier, Nancy, 8. 10.

Pri SAT-Kongreso raportis: L’Avenir de Tonkin, Hindoĉinio, 6. 8. (per depeŝo rap.); Neue Ztg., München/Nürnberg. 16. 9.; Freiberger Volksztg., 25. 9.

Peresper. materialon enpresis: Hamburger Volksztg., 29. 9.; Neue Ztg., München/Nürnberg, 9. 9., 17. 9., 15. 9.; Golos Rabselkora, Ivanovo-Vozn., n-oj 3, 4, 5, 6, 7; Vsegda Gotov, Ivanovo-Vozn., n-o 24 (en sama gazeto de okt. kurso enpresiĝas).

NIA POŜTO

Al multaj. — La kongresprotokolo troviĝas en la presejo k aperos post nelonge. Atentu aperontan anoncon!

9951. — «LNE» sendita. Viaj versaĵoj taŭgas, ankaŭ la rakonto.

13 532. — Dankon pro via let. Ni ŝatus de tempo al tempo rap. pri tiea situacio por «S-ulo».

6707. — Ni povos enpresigi vian artik. nur, se vi permesos al ni ĝin tre koncizigi (mankas loko). Verku koncize k pri faktoj! Red.

KORESPONDADO

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do Richard Ackermann, Ullrichsthal, 137, N.-Bohemio, kĉl, PI, PM, bfl. Certe resp.

FRANCIO

K-do P. Pichon (instruisto), Etriché, Maine et Loire, kĉl, pri ĉ. temoj, pref. kun instruistoj k botanikistoj.

Sendu 30 aŭ pli da div. PM, mi sendos samkvanton, kĉl, C. Baudet, 36 Rue de Flandre, Paris 19.

GERMANIO

K-do Karl Klein, Krausen, 19, Solingen-Wald, serĉas viglan korespondanton por perfektigi sin, L, PK, pri ĉ. temoj kĉl.

K-do A. Gärtner, Arndtstr. 25-b, H. II., Leipzig S 3, kĉl, pri ĉ. temoj, pref. kun francianoj k sovetianoj.

K-do Alfred Ballin, Delitzscher Str. 2, Schkeuditz, kĉl, L, PK, PI, por pruvi al nia urbo la ekziston de esp.

— Juna germano dez. koresp. kun Turkio, Italio, Ĉinio, Sud-Afriko, Usono, Aŭstralio k Balkanlandoj. Adr.: Ferdinand Anlauf, Linden tr. 20/I., Rabenau/Sa.

— 18 jara K-do koresp. kĉl. Certe resp. Adr.: Anton Reiter, Steinstr. 19, Frankenthal/Pfalz.

K-doj Theo Ruppert, Riedstr. 15, Flörsheim/Main, Erwin Rosenfelder, Neckarstr. 18, Heinrich Münch, Alte Kirchstr. 66, Rüsselsheim, kĉl, PI. Resp. garantiata.

— Studento, kiu ankoraŭ ĉi-jare transloĝiĝos Berlinon serĉas korespondantinon en Berlino. Skribu al: Ladislaus Welward, Amalienstr. 24/III., Karlsruhe/Bad.

— Prol. Esp. Sekcio Dresden-Plauen aranĝas la 19./11. letervesperon k petas subtenon de ĉl. Gek-doj. Resp. garantiata, almenaŭ unufoje al ĉiu. Adr.: K-do Fritz Riedel, Scheidemantelstr. 9, ptr., Dresden-Reick.

HUNGARIO

K-do Eŭgeno Vinhoffer (ĉambropentristo), Plebaniastr. 31, Szambathely, kĉl, pri ĉ. temoj.

Gek-doj ĉiulandaj!

Por nia ekspozicio, aranĝota la 2. 11. 1930 sendu multnombre ekspoziciaĵojn, L, PI, ktp. Ni certe ĉion rekompencos. Skribu tuj k amase al K-do Paul Lembke (14 205), Lerchenstr. 23, Neumünster/Holst.

ENHAVO

paĝo
Religio kaj militismo en Portugalio 25
A.B.F. — Kleriga Asocio de Laboristoj en Svedujo 26
Paniko en Japanio 26—27
La klasbatalo tra la mondo 27
Arta servo dum politika agitado 27
Tiuj porkoj-junuloj 28
Memoro je la 15-a de julio en Vieno 28—29
Por nia distro 29
La kanto pri sorĉpova kremlulo 29
Tra Esperantio 30—32
Korespondado 32

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

Núm. 317, 30 d’octubre de 1930

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

7-a JARO, N-o 317 — LEIPZIG, 30. / 10. 1930

[BILDO p.1 | 30,4,68,14] La emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

BANDITA AGADO EN USONO

La aktuala atenco kontraŭ tre influhava k respektita «bandit-reĝo» Dajamond (Diamond) en Novjorko direktis la atenton de l’ mondo al tiu usona apartaĵo, kiu reprezentas la tielnomataj «gengster»oj. Tial la sekvanta artikolo estos bonvena al niaj legantoj pro sia instrua k klariga enhavo. — Red.

Certe, en tiu ĉi rakonto ne ludas la fantomoj de Ŝerlok Homs (Sherlock Holmes). Estas vivantaj personoj, kiuj havas detektiv-, polic-, juĝist- aŭ bandit-profesion. Kvankam la rakonto ŝajnas iom fantazia, ĉiu vorto, ĉiu frazo baziĝas sur sanga, malpura vero.

En komenco ekzistis la kapitalismo k la ekspluatata laborista klaso. La laboristoj organizis unuiĝojn por sia defendo, eĉ ili strikis por iom pli granda panakiro. La mastroj ja disponas pri la armeo k polico; sed alvenis tempo, kiam ankaŭ tiuj iloj ne plu tute sufiĉis al ili. En kunvenoj la laboristoj voĉdonas por striko, k ĉe la «pikedlinio» (linio antaŭ tiu ejo, kie oni ekstrikis, konsistanta el gardostarantoj, kiuj atentas, ke strikrompantoj ne povu eniri) ili persistis en siaj strikagoj. La fabrikestroj, por helpi la policon, ankaŭ organizis sian «milicon» el vagistoj k krimuloj. Ili enpenetris laboristajn kunvenojn, tie provokis interbatiĝojn, atakis ankaŭ la «pikedojn» (strikgvardion). La policanoj protektis ilin k arestis ĉe interbatiĝoj la sin defendantajn laboristojn.

En komenco ekzistis la kapitalismo k en ĝi fortaj bataloj inter diversaj interesgrupoj. Urbegoj kiel Novjorko k Ĉikago logis per multmiliardaj profitoj la kapitalistojn-konstruantojn k ankaŭ la — oficistojn, promesante grandegan profiton por pli malpotencaj entreprenoj k senliman rajton je trompoj k tiela monakiro. Multmilionaj negocoj de l’ urbestraro, eta ŝtelŝanco de la angula polico. Ĉirkaŭ la profito, dekstre, maldekstre viciĝas konkurantoj, unuflanke la demokratoj, aliflanke respublikanoj, sed laŭbezone ili rapidege transkuras de unu partio al alia. Ekstere ili aspektas kiel unuecaj grandaj politikaj asocioj, kiel la «Temeni Hol» (Tammany Hall), sed interne ekzistas batalegoj, kiuj sonas en la plej kaŝitaj demokrataj kluboj. Por akiri ian bonpagatan oficon, ili prenas tranĉilon k revolveron. Tiujn ilojn uzi estas tasko de l’ «gengster» (dungita bandito). Ĉe okazo de ia giganta konstruado, kiam la akirota profito aspektas gigante, kreskas la konkurado inter la konkurantaj grupoj, kreskas la bezono je «gengster».

Tiam venis la «prohibicio», la alkoholmalpermesa leĝo. Vendi, aĉeti alkoholan trinkaĵon estis malpermesite, k tiu fakto 20-obligis la prezon de l’ trinkaĵo. Mel’n (Mellon), la financa ŝtatsekretario, ĉefa gardostaranto por la «prohibicio», ĝoje daŭrigis fabrike kuiri la trinkaĵon, tiel gajnante nekredeblan sumon. La alkohol-kontrabando fariĝis profitdona negoco. Centmiloj komencis ĝin kuiri k kaŝvendi. Kaj en tiu negoco ankaŭ eksplodis la fratbatalo. Por defendi la kuirfabrikojn, la alkoholsendaĵojn, oni bezonis «gengster»-legion.

Kaj ne nur la brando donis okazon akiri facile monsumegojn. Ankaŭ la viand-, ovo-, kortbirdar-, lakto-transportantoj, riĉuloj k eĉ pli malpotencaj parazitoj, batas unu la alian en siafaka konkurado. Ili dungis «gengster»-ojn unu kontraŭ la alia. Tiuj renversas, frakasas la veturilojn, la varojn, mortpafas la veturigistojn de l’ konkuranto. Komence tiuj «genster-oj» estis maskitaj k havis falsan barbon. Ili loĝis en drinkejoj, unuvorte en «malsupra mondo», de kie ili elvenis nur, kiam estis «laborokazo»; poste ili remalaperis. Sed laŭgrade kiel kreskis la nombro de «gengster»oj, k ili pli k pli estis nepre necesaj por laborist-persekutoj, «prohibicio» k aliaj fakoj, ankaŭ en la bataloj de l’ politikistoj, ili forjetis sian romantikan aspekton k iĝis elegantaj sinjoroj, kiuj eĉ ne forkuris post ia sanga atenco, sed kun fiero, nekaŝeme, ridetante iradis en la mondo de l’ «superuloj», loĝis en plej elegantaj hoteloj, eĉ estis troveblaj ĉe kunvenoj, bankedoj, ĉe la dekstra flanko de l’ riĉuloj. Kaj li fariĝis revolucia faktoro, la insidmortigisto, la honorinda «gengster»-bandito. Kaj fine, kial ne? Bankiero, fabrikposedanto, politikisto, generalo, uzure prenas miliardojn da dolaroj, trompas, ŝtelas, invalidigas milionamasojn de l’ homaro k sendas al amastombejo, sed — ili restas eminentuloj estimindaj. Do kial li, la «gengster», ricevu mallaŭdon pro sia multe pli malgranda «plenumo»? La polico tute ne persekutas lin, eĉ ne minacas lin la karcero. En la meĥanismo de l’ profitsistemo, bazita sur ŝtelo k mortigo, li ja fariĝis tre grava rado…

Antaŭ pli ol du jaroj oni mortigis en Bruklin (Brooklyn), urbparto Novjorka «gengster»-ĉefon Frank Jel (Yale). Kiel ĉiam, kiam falas kolono de l’ societo, en la gazetoj aperis ĉefartikoloj, sonoris mil sonoriloj k miloj da funebrantoj ĉirkaŭis la ĉerkon. Oni metis Jel en arĝentan ĉerkon, lin, la banditan princon. Laŭ kronika noto en Usono tio okazis nur unu fojon ĉe morto de bankiero. Sekve «gengster» havas saman profesian gradon en la hierarkio kiel bankiero.

Duonjaron poste oni trovis mortigita alian «gengster»-suverenon,

— pàgina 2 —

34 — SENNACIULO

Frank Marlo (Marlow). Ĉio similis la morton de Jel, escepte la arĝenta ĉerko. Ankaŭ tiam la polico ne povis trovi la murdinton, kvankam la atencinto estis konata, ĉar la ĉefpolico estis interligita kun la «gengster»oj same kiel la ordinaraj policanoj. Ambaŭ, «gengster»oj kiel polico, estas instrumentoj en la manoj de l’ burĝaro. La «gengster»-mondo havas propran administracion, kun propra juĝdecido, en kiun miksiĝi polico ne havas rajton sen la volo de l’ estroj. Tial post la atenco devis resti malkonata la atencinto. Kiel ĉe la trustoj la pli grandaj k pli fortaj frakasas la malgrandajn, tiel la «gengster»-ĉefoj forigas, murdigas la pli malgravajn «gengster»ojn, se ili ne obeas. Tiel verŝajne la «gengster»-reĝo de Ĉikago, Capone, forigis Jel k Marlo (suspekteble ankaŭ Dajamond aktuale! — Red.), por plilarĝigi sian novjorkan agokampon.

Antaŭ ioma tempo okazis festo por honoro de novjorka juĝisto Vitale, kiun partoprenis polico k «gengster»-oj. Dum la amuzoj envenis banditoj k devigis per revolveroj la ĉeestantojn fordoni monon, oraĵojn ktp. al ili. Vitale signis al la ĉeestanta detektivo, ke li ne uzu sian revolveron, k la banditoj forprenis ĝin. Post kelkaj horoj la detektivo rericevis sian revolveron el la mano de l’ juĝisto Vitale! La ĉefpolico, eksciinte pri tio, ordonis esploron pri interligo inter la juĝisto k «gengster»oj. La vespejo ekzumis, ekstaris defendantoj de l’ detektivo en la «malsupra» mondo. La esploro elmontris, ke la atako ne okazis pro monakiro, sed por havi papereton kun kontrakto, en kiu estis promesita de ĉefbandito Teranova 20 mil dolaroj por mortigo de l’ «gengster»oj Jel k Marlo. Post plenumita laboro la bandito ricevis nur 5000 dol., sed Teranova promesis pagi la reston ĉe tiu festo, petante, ke la bandito venu tien kun la kontrakto. Li venis, sed samtempe ankaŭ okazis la atako de l’ banditoj, kiuj forrabis la kontrakton. Certe la festo estis nur tiucele aranĝita, k Vitale bone sciis pri tio. Tiu juĝisto estis cetere unu el la fervoraj varbantoj por la demokrata urbestro Ŭoker (Walker), kiu dungas por pluraj trustoj. Tiel la cirklo kondukis nin de la «malsupra» mondo ĝis Ŭolstrato (Wall-str.), kie regas la financestroj de Usono!

Tiel finiĝas la rakonto: Ŭoker iris oficiale Ĉikagon por esplori la mortigon al Jel, sed efektive nur por evitigi grandegan skandalon, kiu povus ruinigi la bandit-fortikaĵon Temeni Hol, kio estus nek en la intereso de l’ banditoj, nek en tiu de l’ kapitalistoj…

L. Nagy (13 286), Novjorko.

A. B. F. — Kleriga Asocio de Laboristoj en Svedujo

(Fino. Vidu antaŭan n-on.)

La plej granda nombro el studrondoj estas lernejaj, kiuj por sia laboro havis instruiston kompetentan pri sia temo. Estas ĉefe lingvoj, k ni konstatas kun ĝojo, ke esperanto estas unu el la plej studataj temoj de la studrondoj. La ĉi-suba tabelo diras pli ol vortoj povas diri, pri la stato de nia lingvo en la asocio:

Studrondoj en fremdaj lingvoj:

1927—1928 1928—1929 1929—1930
Esperanto 149 266 251
Angla 155 156 263
Germana 42 43 63
Franca 2 4 6
Rusa 2 — 1
Ido 2 2 —
Dana — — 1

La kaŭzo pri la granda plimultigo de l’ angla- k german-lingvaj rondoj estas la ekspozicio en Stokholmo, kiu instigis multajn homojn fondi studrondojn sub la gvido de A.B.F. por havi ekzercon en la lernita lingvo. Plej multaj esperantaj studrondoj estis tamen tute novaj. Verŝajne montriĝos ankaŭ dum la nun komencita studsezono, ke la angla lingvo refalos al sia antaŭa pozicio k ke esperanto daŭre estos la unua lingvo ĉe la studrondoj de A.B.F.

[BILDO p.2 | 39,35,71,53] Foto de la interno de salono: tabloj kaj seĝoj, pentraĵoj kun pejzaĝoj kaj malgrandaj kadritaj bildoj sur la muroj, lampo pendanta de la plafono.

La Gutahalo kun loko por 44 personoj

La korespondaj studrondoj studas per helpo de studleteroj el diversaj institutoj — plej multe tamen estas la studinstituto de Kooperativa Asocio, kiu gvidas tiujn studrondojn. La lekciaj studrondoj estas tipo da studrondoj, kiuj staras sub gvido de lekciisto. Li faras lekcion kun praktikaj ekzercoj aŭ interparolo kun la studrondanoj k laŭ liaj konsiloj oni plu laboras dum lia foresto. Revenante li donas novan temon k iom post iom la studrondo atingas rezulton. La universitataj rondoj estas tiaj, kiaj havas scienculon el iu universitato kiel gvidanton. Ilia studo estas ankaŭ pli profunda, k ne ĉiuj povas partopreni sen antaŭa studo pri la temo. Plej ofte estas socia ekonomio, scio pri ŝtata administrado aŭ komunumaj leĝoj k similaj temoj, kiuj okupas la partoprenantojn de tiaj studrondoj. Ili ĝuas ankaŭ specialan subtenon de la ŝtato. Dekunu tiaj rondoj agadis en la lasta jaro k ili ricevis de la ŝtato 11 800 kronojn.

La studhejmoj

Unu el la problemoj estis k estas ankoraŭ la ejoj por la studrondoj. La idealo estas, havi belan ejon kun skulptaĵoj, belaj bildoj sur la muroj ktp. La lernejaj ĉambroj ne bone decis al plenkreskuloj, sed multloke oni ankoraŭ uzas tiajn. Tamen en trideko da lokoj oni solvis la problemon tiel, ke oni konstruis specialan hejmon por la studoj. Plej granda k plej bela estas la studhejmo de Stokholmo, kie oni havas artaĵojn en la hejmo valoranta duonmilionon da kronoj. Artistoj donacis pentraĵojn k diversaj personoj donacis monon por plibeligo de la ejoj. Tiuj estas instalitaj por sia tasko. En Stokholmo la studhejmo posedas du lekci-salonojn, ĉambrojn kun lokoj por ĝis dudek personoj kun tabuloj k aliaj materialoj rilatantaj la studadon. Kune kun la hejmo troviĝas ankaŭ kafejo, kie la studrondanoj povas havi refreŝigaĵojn.

En kelkaj lokoj la fabrikestroj eĉ subtenis tiun laboron. En la malgranda urbo Västeras ekzemple la famekonata A.S.E.A. — elektra firmo — pagas la duonon de l’ salajro por la gvidanto de l’ tiea studhejmo, sen ia ajn kondiĉo. Ankaŭ en aliaj urboj, kiel Malmö k Göteborg A.B.F. posedas propran studhejmon.

Oni povas havi imagon pri la amplekso de la studlaboro de A.B.F., notante, ke ĝia bilanco por la jaro 1929—30 estis 634 827,43 kronoj (do proks. 190 mil dolaroj), ke pli ol 40 000 laboristoj partoprenis la studrondan laboron, kio nature okazas nur post la fino de l’ taga laboro.

13 131.

[REKLAMO p.2] ELSUDO — 2-a eldono — ABC de Sennaciismo — Provo prezenti la evoluon de internaciismo al sennaciismo per cito de socialistaj aŭtoroj k trakto de l’ nacia problemo en Sovetio. Originalo, 60 pĝ. Form. 11×18 cm. Prezo 0,50 mk. g. — Administracio de SAT, Leipzig O 27

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 35

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

El Polio

Plifortigita ondo de faŝismo havis kiel sekvon multajn novajn enkarcerigojn de K-doj k eĉ de neradikalaj opoziciuloj de l’ reĝimo. La mallibero, por multaj, daŭras jarojn, eĉ tutan vivon. Tiel en la Ravieca malliberejo estas 117 K-doj, ukrainoj, blankrusoj, judoj k poloj, kies plej mildaj verdiktoj estas 4-jara puno; plej multaj estas kondamnitaj je 6 jaroj k pli. La estroj de tiu instituto ĉikanas ĉiel la K-dojn, forprenante la akiritajn rajtojn. Ili forprenis la tutan bibliotekon, malpermesis starigitan nutraj-komunon, ŝanĝis je malavantaĝo la promentempon. La malliberuloj batalis kontraŭ tiu agado per skribaj protestoj, rifuzo de manĝoj, frapado kontraŭ la klapoj de l’ krado ktp. Pro plej etaj motivoj estis dekretataj individuaj punoj (izoligo, «malmola lito» k. a.). La manĝaĵo estas malfreŝa, sen graso, ĉiam griaĵo. Kuracista helpo preskaŭ ne ekzistas. Stomakmalsanuloj mortas pro la aĉa nutraĵo. Tiel mortis ekz. K-do Levin (9. 5. 30) post 6-jara malliberiĝo, malsana je koro k stomako.

Resumo laŭ tradukaĵo de Sapyr A.

El Litovio

Oni skribas en la gazetoj lastatempe multon pri novkonstruado de preĝejoj k malliberejoj. Pastroj kolektas monon inter la malprogresinta loĝantaro por starigi novajn preĝejojn en Kaŭnas, konstruinte jam tiajn en urbo Panevezijs. Novajn malliberejojn konstruis la registaro en Marijampolis, Utenaj, Rasejinaj, Zoresaj ktp.; malnovaj jam ekzistis por malfacilaj laboroj en Kaŭnas, Siaŭliai k Panevezijs. Krome en Kaŭnas estas fortikaĵo por militistoj punitaj. Tio estas nia «progreso» en malgranda lando kun 2 milionoj da loĝantoj.

12 868.

Subpremo al la maldekstra-tendenca teatraĵo en Japanio

La cenzuristo, timigita pro la impona sukceso de l’ dramo «Suburbo sensuna», decidis apliki definitivajn metodojn kontraŭ la maldekstratendenca teatraĵo. «Nokto» de Martine, kiun oni intencis prezenti dum marto en la Cukiji Teatreto, estis detranĉita per cenzura tranĉilo ĝis plena neprezenteblo, same «Spiono k dancistino», kiu estis anstataŭe enprogramigita. Tia subpremo minacas per morto la maldekstran teatron, k la batalo kontraŭ ĝi estas rigardata kiel unu el la decidaj taskoj.

NE SENDU TRO LONGAJN ARTIKOLOJN! VERKU KONCIZE!

Leĝoprojekto pri laborsindikato en Japanio

La leĝoprojekto pri Laborsindikato, farita de l’ Enlanda Ministerio, elvokis bruegan kontraŭstaron ĉe tutlandaj kapitalistaj grupoj. Ĉefaj mastraj sindikatoj kiel Japana Industria Klubo, Japana Ekonomia Ligo, Ĉambro de Komerco k Industrio, Teksindustria Federo k. a. kontraŭis ĉi tiun projekton en unueca fronto, nomante ĝin «klasbatala»; ili ne nur deklaris kontraŭon pri ĉefaj punktoj de l’ statuto, sed plie projektas aparte leĝon pri laborstriko kun celo mortpremi strikojn. Al ĉio tio la registaro respondas, ke ĉe nekonvena okazo oni povas apliki la krim-leĝaron k «leĝon por defendo de l’ ŝtatordo».

Se ĉiu laborista esperantisto estus sufiĉe konscia por aboni al «S-ulo», ni ja ne tiom sentus la nunan nepago-povon de sovetianoj k povus senhezite plue eldoni 12-paĝajn n-ojn… VARBU NOVAJN ABONANTOJN, POR KE NI POVU PLIAMPLEKSIGI NIAN GAZETON!

Striko en la Tokia muslinkompanio

En la Kameido-fabriko de l’ Tokia muslinkompanio oni publikigis devigan hejmrevenon de 350 laboristinoj k 2-horan mallongigon de laborado je preteksto de ĝenerala ekonomia malviglo. Tuj 2200 gelaboristoj ekstrikis la 24-an de julio kun postuloj: kontraŭ la deviga hejmrevenigo al la laboristinoj k kontraŭ maldungo pro labormallongigo. La 28-an, post sinsekvaj intensaj batalaj tagoj, la kompanio deklaris provizoran ĉesigon de produktado k ordonis hejmrevenon al 1800 laboristinoj. La strikantaro kunligiĝis kun 1200 gelaboristoj el Kanemaĉi-fabriko k 1300 el Azuma-fabriko. Tiele la striko estos longdaŭra k disvastiĝos.

Laŭ «Scienco Proleta», n-o 10, Tokio.

Kreskanta mizero en Aŭstrio

Vienaj ĝardenistoj ekplendas pri nevendeblo de siaj legomaj produktoj. Ĉiutage ili devas forĵeti kvantegojn da spinaco k salato sur la sterkejon, kie tiuj legomoj forputras, ĉar neniu povas aĉeti ilin. Tiu fakto pli ol io ajn pruvas la progresantan mizeriĝadon de la Viena popolo. Legomo k bovoviando estis la tradiciaj manĝaĵoj de la Viena tagmanĝa programo. La viando ja pro la ega senlaboreco jam delonge nekonatiĝis por multaj laboristaj familioj. Nun ankaŭ la legomo iĝas nepagebla. Ke famaj kuracistoj precipe rekomendas la legomon kiel preferindan nutraĵon pro la enhavo de valoraj vitaminoj — tio ne gravas. La legomoj putru k laboristaj infanoj malsatu: beno de la dia kapitalisma mondordo.

F. S. (16 362), Vieno.

Sovetio estas areno de grandioza konstruado

Skandinava, pola k germana delegitaroj, partoprenintaj la 5-an tutmondan kongreson de la Ruĝa Internacio de profsindikatoj (Profintern), post la vojaĝo tra Sovetio por konatiĝi kun la vivo laborista k kondiĉoj k cirkonstancoj de laboro, ĵus publikigis sian deklaron, en kiu estas dirite:

«Nur, kiam oni vidas per propraj okuloj, kiel en la tuta Sovetio progresas la industrio, superanta la industrion de ĉiuj kapitalistaj landoj; kiam oni vidas, kiel preskaŭ kiel fungoj post la pluvo kreskas industriaj entreprenoj, — nur tiam oni povas kompreni klare la tutan signifon de l’ sovetia Kvinjarplano. Oni povas diri, ke USSR estas areno de grandioza konstruado. Per la sama rapido evoluas la sovetmastrumoj k kolektivaj kamparanaj mastrumoj.

Samtempe kun la konstruado de socialismo pliboniĝas la vivstato de l’ proletaro.

Ofte oni povas vidi en Sovetio novajn fabrikojn, kiuj jam ekfunkciis, aŭ tiajn, kiuj estas nun nur konstruataj, kie laboras po 15—30 000 gelaboristoj. Novaj universitatoj, novaj loĝejoj same aŭ jam estas pretaj aŭ estas konstruataj. Aperas tute novaj industriaj regionoj, tute novaj urboj. Ni ne povas ne diri al la gelaborularo de l’ tutmondo, ke ĉiuj informaĵoj de kapitalistoj k de iliaj lakeoj socialfaŝistoj¹ pri la stato en USSR estas malnobla mensogo. La bonan staton de Sovetio plej bone karakterizas la fakto, ke male al ĉiuj kapitalistaj ŝtatoj, kie nun estas 20 milionoj da senlaboruloj, en Sovetio nun estas ne unu senlaborulo. Male, en ĉiuj entreprenoj mankas laboristoj k USSR jam invitas laboristojn el kapitalistaj landoj. Ni ne pentrus plenan bildon pri Sovetio, se ni nenion dirus pri Ruĝa armeo. Ni tre ofte vizitadis la Ruĝan armeon. La lasta estas en Sovetio kulturkleriga institucio. La militinstruo ne estas

¹ Ni esperas, ke niaj socialistaj K-doj ne riproĉos al ni pro tio, ke ni ne forstrekis tiun frazon. Ili certe konsentos kun ni, ke la dokumento citita de K-do 2332 perdus iom da sia salo, se ni ne publikigus ĝin entute k senŝanĝe. Kompreneble ni ne tolerus tian tekston en ordinara artikolo. — Red.

— pàgina 4 —

36 — SENNACIULO

malzorgata, kio meritas saluton, ĉar la imperialistoj ja pretigas novan militon kontraŭ USSR.»

La delegitaroj vizitis Dagestanon, Azerbejĝanon, Georgion (Gruzion) k. c. En ĉi landoj la popoloj estis precipe premitaj de l’ carismo, ĉefe estis subpremita ilia nacia volo. Dank’ al Oktobra revolucio ĉiuj ĉi malgrandaj popoloj akiris plenan memstarecon (aŭtonomion). Ĉi aŭtonomaj respublikoj, aŭtonome regataj eniras la konsiston de USSR, konservas k evoluigas sian nacian lingvon k estadon. La plialtiĝo de l’ industrio en tiuj landoj ĉi tie ankaŭ estas tre rimarkebla. Tion ĉi necesas substreki, ĉar la carismo nenion faris por progresigi tiujn landojn, k ili estis nur agraraj kolonioj.

La delegitaroj konkludis, ke la progreso de Sovetio por la utilo de l’ laborista klaso estis ebla nur ĉe la kondiĉoj de l’ diktatoreco de l’ proletaro. Tiu ĉi konvinko, tiuj ĉi pruvo k faktoj devigas la delegitojn de l’ 5-a profsindikata kongreso tutmonda per ĉiuj fortoj realigi la decidojn de l’ kongreso akiri la plimulton de l’ tutmonda Proletaro, organizi ekonomiajn k politikajn batalojn k gvidi ilin havante celon neniigi la kapitalismon k organizi la diktatorecon de l’ proletaro en la tuta mondo.

2332 (Kremenĉug).

[REKLAMO p.4] Se vi volas legi bonan prolettendencan literaturon en esperanto, abonu al LA NOVA EPOKO monata organo de SAT! Unuopa kajero 0,35 mk. g.

LA REVOLUCIO EN BRAZILIO

Brazilio estas, kiel oni scias, grandega lando, kontinento per si mem, etendiĝanta de la ekvatoro ĝis la moderaj zonoj, sed ĝi estas vere surloĝata k kulturata nur sur tute malgranda parto de sia surfaco. La ŝtato Sao Paŭlo estas la bazo de l’ ekonomia vivo brazila, ĉar ĝi estas la kafregiono. Dank’ al S. Paŭlo Brazilio estas la plej granda kafproduktanto; la kafo formas tri kvaronojn de ĝiaj eksportoj, per kiuj la lando vivas. Tial la ŝtato S. Paŭlo fakte regas Brazilion, pli vere la tieaj posedantoj de kafplantejoj. Aliaj estas la situacio en sudo, kie kutime troviĝas nur malgrand-bienistoj, et-posedantoj, kolonistoj enmigrintaj. El tiuj regionoj (Rio Grande do Sul) elpaŝis la nuna movado, kiu estas ribelo de ĉiuj nekafplantistoj kontraŭ la superregado de l’ kafplantejestroj.

C. P.

HAVI KURAĜON, RISKI LA VIVON

La homa vivo ofte similas al maro. Tiel glataj, kiel estas glata spegulo, estas de tempo al tempo la ondoj, k multfoje la ŝtormoj komenciĝantaj levas sin super la akvaro. Ho ve, tiam, al la homo, al kiu mankas fido! La vivo ne estas tiel facila, kiel multaj opinias. Multnombraj estas ĝiaj devoj, malfacilaj ĝiaj postuloj k neresumeblaj ĝiaj kontraŭdiroj. La homo, kiu volas kontraŭstari la malfacilojn de l’ vivo, kiu volas esti kapabla por ĝia tasko k batalo, devas unuavice havi kuraĝon por riski la vivon. La homo, al kiu mankas tiu kuraĝo, tuj pereos sub la premo de la malsukceso.

La maniero, laŭ kiu ni mem agas k laboras, fiksas multrilate la vojon, kiun prenas la fluo de nia vivo. Estas vere, ni ne povas ĉiam malhelpi, ke la malprospero, ĉagrenego, aflikto eniras nian domon, same kiel la maristo ne povas malhelpi, ke vento k ŝtormo estas de tempo al tempo malsukcesigaj por li, k ke lia ŝipo iom post iom estos repelata al la bordo. Sed same senrespondece agus tiu maristo, se li ne uzus ĉiujn siajn fortojn por kontraŭremi la fluon k klopodi ĝis la lasta momento eviti la mortdanĝeron; same senrespondecaj estus ni, se ni ne per kvieta kapo, fera volo k ŝtala obstino faradus tion, kion ni laŭ la deziro de l’ konscio povos por levi nin super la premo de l’ malsukceso. Riski ĉion ĉi povos nur homo, kiu fidas.

La homo de la fido staras neŝanceleble meze de la danĝeroj, ĉiam daŭrigante, ĉiam laborante por sia devo; la homo sen fido perdas sian energion, k kiam la ŝtormoj komenciĝos, kaptas lin la timego, pensas li jam, ke li estas tute perdinta sin mem, dum multfoje ankoraŭ estas tempo, per montrado de kuraĝo k obstino, fordeturni la minacan danĝeron. En

Memoro je la 15-a de julio en Vieno

(Daŭrigo. Vidu n-ojn 312, 313, 315, 316)

Ĉirkaŭ la dekkvara, tuj post la unuaj salvoj, vundito formovis sin rampante sur la trotuaro antaŭ la justecpalaco. Pluraj policanoj celis genuflekse al la vundito k mortpafis lin.

La 16-an de julio la sanitaruloj instalis helpejon en la angula domo de Rozenŝtajngase k Lobenhaŭergase. Jen aperis polica patrolo k ekpafis al la pasantoj, kiuj hazarde iris en tiu strato. Unu sanitaristo k du nekonatoj estis mortpafitaj. Inter la multaj grave vunditaj, kiuj viktimiĝis en tiu pafado, estis ankaŭ ĉefflegantino de Brigita-hospitalo, kiu ricevis pafon en la bruston tra fermita fera rulaĵo de butiko.

Proksimume je la deksesa la stratoj antaŭ la germana popolteatro estis plene trankvilaj. Estis nur scivolemuloj, kiuj rigardis la bruladon de la justecpalaco k la savlaboron de la fajrobrigado. Marŝanta polica patrolo haltis k sen averto pafis al la stratpasantoj. La seruristo J. Hak (Hack) ricevis ventropafon, la seruristo A. Ŝvab (Schwab), kiu helpis forporti la vunditojn, ricevis trapafon de la maldekstra femuro.

Vendrede, je duono post la deksesa, la polico ekpafis al pasantoj, kiuj iradis ĉe la kruciĝo de l’ operejo. Al sinjorino Krojcer (Kreuzer), kiu ĝuste transiris la straton, la kolo estis trapafita, la vertebro vundita k sekve ŝi restis paralizita.

Je la dekkvara maljunulo sidis sur benko en Ŝmerlingparko. Polica patrolo pafis salvon al la viro. Li falis, trafite en la maldekstran dorsan flankon. Ses homoj kuris por levi lin. Tiam la polico pafis al tiuj ses, kiuj estis ĉiuj grave vunditaj; unu el ili mortis pro siaj intestaj vundoj. Du ricevis mortigan pafon en la kapon. La aliaj kvar ricevis pafojn en la bruston k aliajn vundojn.

Antaŭ la socialdemokrata advokata komisiono la kuracisto d-o Karlo Kaŭtski (Kautsky) protokole deklaris, ke, kiam li kurace asistis en la policejo Elizabetstrato, li aŭdis, ke juna policano diris al alia policano fanfarone, ke li pafis junan «hebreon», kiam post la voko: «Se ci moviĝas, mi pafos», tiu faris movon.

Malgranda aro da defendliganoj starigis sin antaŭ la policejo Liĥtenfelsgase, por protekti la policejon. Jen aperis de Fridriĥ-Ŝmit-placo svarmlinio da policanoj, kiu minacis per pafo. La homoj, kiuj staris antaŭ la policejo k ankaŭ la defendliganoj forkuris. Kiel lasta kuris iu defendligano. Pluraj policanoj sin ĵetis post lin k batis lin per la kolboj de la fusiloj tiom fortege sur la kapon, ke oni povis aŭdi la batojn malproksime. La viro teren falis k kuŝis kelkajn minutojn svene. Kiam li denove volis leviĝi, la policistoj batadis lin fusilkolbe sur la bruston, dorson, vizaĝon, k unu el ili larĝe svingante batis lin sur la postkapon.

La studento Raŭĥinger alvenis je la dua horo al Lastenstrato. Jen krakis salvo. Li kuris, faletis k teren falis. Policano direktis la fusilon kontraŭ lin je distanco de du metroj k pafis. Sed evidente la kartoĉoj estis forpafitaj, ĉar ne okazis pafo. Nun la policano eksvingis la fusilon k per la kolbo bategadis la kapon de la sur-

— pàgina 5 —

SENNACIULO — 37

la plej grandaj momentoj de l’ vivo, en tiuj momentoj, dum kiuj la penso al la devoj, kiujn donas al ni nia vivtasko, estos tre klara en nia spirito k la ekzemplo de tiuj, kiuj per kuraĝo k obstino sciis supervenki la plej grandajn malfacilojn k kontraŭdirojn ravos nin, kaptas nin ofte sankta pasio. Tiam ni estos vidintaj nian idealon k ravite per tiu rigardo ni ne povos forflugi pro tiu instigo de nia sento kiu devigas nin pli proksime atingi tiun idealon, havi ĝin k realigi ĝin en nia vivo. Tiam ni decidos, ni agos k volos pruvi, ke ni estas potencaj por kontraŭstari niajn kontraŭdirojn k esti venkuloj en nia vivbatalo. Estos kvazaŭ tiuj, kiuj antaŭiris nin, alvokus nin, por sekvi ilin. Ni ne nur klarigos, ke ni faros tion ne nur travibros nin la plezura volo k la fajra deziro esti unuigotaj kun tiuj, kiuj neniam melankoliiĝis, sed ni komencos niajn unuajn paŝojn por sekvi ilin. Danĝeroj, antaŭ kiuj ni pli frue estis reirintaj kun frapanta koro, ŝajnas tiam ne plu ekzisti. Kiel agrablegaj estos tiuj momentoj, en kiuj la fido altigos nin k donos forton, en kiuj la idealo pri la morala perfektiĝo penetros klare en niajn cerbojn, en kiuj ni havos sanktan deziron por pliproksimigi ĝin! Sen fido, sen pasio, la homo ne superos la malfacilojn k kontraŭdirojn, rilate al sia vivtasko!

Ni SAT-anoj klopodu akiri la tre bezonatan fidon!

Kompiltraduko laŭ urba gazeto de Truus Vreewyk.

10-jara ekzisto de la popolaltlernejo Drajsigaker¹ (Tridekkampo) en Germanio

Je la 16-a de septembro 1930 okazis la 10-a jubilea festo de supre nomita popol-altlernejo en la rondo de l’ 19-a kursanaro. Multaj gastoj, kiuj grupiĝis el la pasintaj kursoj, ĉeestis la feston. En simplaj, impresplenaj formoj, je konsidero de la nunaj malbonaj ekonomiaj cirkonstancoj (speciale la financaj rilatoj de l’ popolaltlernejo) estis okazigita soleno, dum kiu iamaj

[BILDO p.5 | 36,23,68,42] Foto: interno de ĉambro kun fenestroj kaj kurtenoj; kvar junuloj sidas ĉe tablo, legante kaj skribante.

Popolaltlernejo Drajsigaker: Ĉambro de lernantoj

lernantoj k nunaj instruistoj rememorigis al la ĉeestantoj la unuajn historiajn paŝojn ĝis la nuna stato k la necesegon de tiaj popol-altlernejoj por junaj proletoj. En humora parto estis prezentita de kelkiuj el la 19-a kursanaro per siluetbildoj la historio de la lernejo.

Ĉi tiu instituto, sendependa de iu partio, estas lokita en la Turingia lando (proksime de la bavara limo), kie nun regas la faŝista intern-ministro Frik (Frick). Ĉi tiu intencas nuligi la kontrakton ŝtatan je la 30. 9. 30.

Antaŭ dek jaroj estis fondita de la nun fama pedagogo s-ro Vajtŝ (Weitsch) la popol-altlernejo Drajsigaker, kiu antaŭe estis punlaborejo. Ĝi estis la unua tiuspeca post la mondmilito en Germanio. Post ĝi ankoraŭ fondiĝis kelkaj dekoj da popolaltlernejoj.

Drajsigaker sukcesis okazigi ĝis nun 19 kursojn 4-monatajn por la junularo de l’ socialista k revolucia laboristaroj. Ĉiu kurso konsistas el 30 junuloj aŭ junulinoj k pritraktas jenajn temojn: Ekonomio, sociologio, politiko, juraj demandoj, arto, vivdemandoj, ekzercado en libera parolo k teksta stilarto; k semajne okazas 2 literaturvesperoj pri ekonomio-sociologio-beletristiko. El la kolektitaj demandoj de la kursanaro estas kunmetata la instruplano pri la nomitaj sciencaj kampoj de la instruistoj, k la kursanaro poste decidas pri ĝi. Ĉi lasta elektas en la domparlamento la lernant-konsilantaron, kiu prizorgas la necesajn teknikajn aferojn kun la lerneja administracio.

Dum tia 4-monata kurso evoluas komunumo, en kiu ĉiuj lernas unu de la alia, sciiĝas pri mizeroj k duboj de l’ unuopaj, la spertoj kolektiĝas, dum komuna laboro en komuna mizero vekiĝas k fortiĝas la frata pensmaniero malgraŭ la diverstendenceco de l’ kursanaro.

Nek ateston, nek privilegion, nenian disponeblan profiton vi ricevas, sed sciojn k eĉ tre profundajn. Kiam lerninto forlasas la lernejon, li devas kompreni pensi objektive k honeste, juĝi trankvile k prudente, senti juste k kuraĝe batali por la vivekzisto, ekkoni k estimi sian propran homan valoron en siaj rajtoj k devoj. Li ĉesas esti hazardulo, li estos tia, kia estas lia destino: ĝuste k forte kreskinta laŭ la klare ekkonita leĝo en la propra brusto — homo.

Detalajn informojn pri metodoj k celoj de la popol-altlernejo donas la lernejestro s-o Vajtŝ (Weitsch), Volkshochschulheim Dreissigacker ap. Meiningen (Thür.), Germanio.

SAT-ano 7046. Partoprenanto ĉe la 19-a kurso.

¹ Dreissigacker (laŭ germ. ortografio).

K-doj! Zorgu, ke gazetoj enpresantaj viajn tradukojn el «S-ulo», nepre menciu la fonton!

tere kuŝanta viro. La studento restis kuŝanta svene.

Dum la pafado izola viro serĉis ŝirmon malantaŭ la Anzengruber-monumento. Polica inspektoro, kiu staris ĉe la angulo de l’ parlamentejo, fusilcelis al tiu viro k eligis kontraŭ lin tri bone celitajn pafojn. Post la tria pafo la viro teren falis.

Sabate, je la dekoka horo s-ino Katerino Pokorni alvenis en Kifŝtajngase. Polica aŭtomobilo veturanta tra la strateto, subite haltis. La policanoj elsaltis k komencis subite bati per la kolboj la homojn, kiuj hazarde estis enstrate. Ankaŭ s-ino Pokorni ricevis baton per fusilkolbo sur la kapon. Ŝi teren falis senkonscia.

Je duono post la deksepa aperis subite en Babenberger-strato svarmlinio da policanoj, kiuj eligis salvopafadon kontraŭ Rahlŝtuparon; unu viro restis kuŝanta morte, pluraj grave vunditaj.

Je duono post la dekkvina svarmlinio de policanoj aperis subite en Folksgartenstrato k pafis en homamason, kiu estis kolektiĝinta antaŭ la germana popolteatro. La amaso forkuris en Nojŝtiftgase k estis tie akceptata denove de pafado. Parto forkuris poste en Burggase, kie oni tuj denove ekpafis al ili. Maljuna viro, trafite en la ventron, teren falis.

La 16-an de julio, je la 21-a horo, homoj en malgrandaj grupoj staris kune antaŭ la pordegoj de siaj domoj en Hüteldorferstrato, angulo Rajnlstrateto parolante pri la okazintaĵoj de la 15-a de julio. Jen subite du aŭtomobiloj kun policanoj veturis rapidege laŭ Hüteldorferstrato supren. Je ambaŭ flankoj de la aŭtomobiloj vidiĝis elstarantaj pafiltuboj. Kiam la dua polica aŭtomobilo pasis ĉe la tramvoja haltej-dometo je la kruciĝo de la tramvojlinioj deka k kvardekkvina, la policistoj eligis salvon el la veturanta aŭtomobilo. La deksepjara helpisto Ŝvarcer mortfalis kun teruraj kapvundoj. La reprezentanto Müller ricevis pafon en la abdomenon. Tiaj kruelaĵoj k ankoraŭ multege pli okazis en Vieno la 15-an k 16-an de julio 1927.

(Daŭrigota.)

— pàgina 6 —

38 — SENNACIULO

[BILDO p.6 | 9,7,93,17] Kapdesegnaĵo de la junulara paĝo: ĉe ambaŭ flankoj junulo kun flirtanta flago kaj kvinpinta stelo kun la literoj SAT, ĉirkaŭ la titolo.

JUNULARA PAĜO

SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.

Redakcia adreso: A. SCHWARZ, Lerchenstr. 14, Neckarsulm (Germanio).

La dana junularo k la milito

Ĉe la mallarĝaj marzonoj, kiuj interligas la Nordan Maron kun la Balta, kuŝas Danio, laŭ mondpolitika signifo grava loko. Pli k pli la okuloj direktiĝas kontraŭ Sovetio, la ejo por estonta mondkatastrofo, k Danio regas super unu el la plej gravaj vojoj tien kondukantaj. Estas do certe interese iom scii pri la sinteno de l’ dana junularo al milito.

Kiel en ĉiuj kapitalistaj landoj, same en Danio la infano jam en la lernejo estas militisme preparata. Oni ekz. instruas laŭ histori-libroj, kiuj gloras la militojn k iliajn «heroojn», kantas ŝovinismajn kantojn ktp. En geografia lernolibro sub «Sovetio» — ne, mi mensogas, sub «Ruslando» oni legas pri kanibalismo, dum — laŭ la libro — Aŭstralio, angla kolonio, havas kvazaŭan socialistan registaron!

«Kun dio por la dana junularo» estas la devizo de unu el la plej malnovaj danaj knaborganizoj: F. D. F., libervola knabunuiĝo. La devizo montras, ke ĝi estas kristan-ŝovinisma; sed al ĝi laboristaj gepatroj dum multaj jaroj sendis siajn filojn! Poste aperis ankaŭ la skolta movado, kiu ĉi tie certe rekrutas sian anaron ĉefe inter burĝidoj. — Dum la lastaj jaroj tre progresis la socialdemokrata infanmovado, kiu edukas la infanojn en pacisma senco. Ankaŭ ekzistas komunista pionirgrupo en Kopenhago.

La dana junularo kiel tuto estas kaptita de la piedpilka aŭ alia sportidiotismo. La restoracioj k kinejoj estas plenplenaj de junularo, ne malplej de laborista junularo. Ĉi tiuj junuloj neniam serioze pensis pri la milito, nek pri io ajn alia. Ili estas facila kaptaĵo por la milit-estroj. Sed kompreneble ekzistas ankaŭ en Danio agemaj junuloj, kiuj ekvidis la abomenon k kruelon de l’ milito k kiuj sekve laboras por malebligi la militon.

Mi volas dividi ĉi tiujn junulojn en du ĉeftendarojn: unu, kiu laboras laŭ nepolitika vojo k alia, kiu volas solvi la problemon pere de politiko. Inter la unuaj mi rimarkas la «Neniam-plu-milito»-anojn, kiuj apartenas al la t. n. «ekstremaj pacistoj». Ili lastatempe tre progresis (1929: 304 anoj — 1930: 610) k iliaj klopodoj jam donis iomajn fruktojn, ĉar en la gazetoj aperis notoj jen pri unu militservo-rezistanto, jen pri alia. Ni rimarku, ke en Danio estas deviga militservo, kiun la N. P. M.-anoj volas forigi per militserva rezisto. Persone mi tre simpatias kun ili, ĉar mi ne libervole subiĝas al la burĝaro. Tamen mi kredas, ke neniam ni tiele atingos la pacon. Ĉiam la militserva rezisto nur povas esti pasiva, individua ago. Eĉ se aperus sufiĉe multaj rezistantoj por influi la registaron (pri kio mi dubas!), tiel ke deviga militservo estus forigata, ni ne estus atingintaj nian celon.

Laŭ politika vojo la junaj socialistoj volas solvi la problemon. Ili subtenas la programon de l’ dana socialdemokrata partio pri «izolita malarmado». Sian sinceran kontraŭmilitismon ili montris nunan someron dum la skandinava junsocialista kongreso en Kopenhago, kie ili samtempe aranĝis kontraŭmilitisman ekspozicion. (Parte la ekspoziciaĵoj estis prunteprenitaj de ŝtata armildeponejo!). I. a. oni vidis sterkejon, konsistantan el malnova dannacia standardo, ŝovinismaj literaturaĵoj k. s., super kiu flirtis la venkontaj «sovetinsignoj» (laŭ burĝa gazetaro).

Kiel vi komprenas, ambaŭ, ekstremaj pacistoj k junsocialistoj, akcelas forigon de la militserva devo, kio, kvankam ideala, miaopinie, ĉiam restas pasiva, persona agado. Estas nerefuteble ideale kontraŭi devigon de la nuna kapitalisma reĝimo, sed ĉu tiel la socia flanko de l’ afero estas solvebla? Mi estas bedaŭrinde tiom pesimisma, ke mi ne kredas tion. Kiam estos forigata la militserva devo, la burĝaro (ŝtato) kompreneble ekstarigos novan armeon — ĝendarmkorpusojn, k ĉie en la eksterlando mi spertis, ke por la laboristaro ĉi tiu estas multe pli danĝera ol deviga armeo. Do, fine restas nur unu vojo irebla por atingi nian celon, vojo neniam praktikita en Danio, la komunista: «Propagandu inter la armeo, tiel ke ĝi en iu momento direktos la armilojn kontraŭ la veran malamikon!» Nur post tiu ĉi aktiva, socia agado, post la revolucio, la militproblemo estos solvita.

H. Nilsen (11 082)

Nia poŝto. — 14 981. «Je la servo de l’ partio» aperos en sekv. n-o. Daŭrigu kunlaboron. 7514 (Ilgner). Certe kun granda ĝojo ni akceptas vian praktikan kunlaboron. Bonv. verki pri «junularo k altlernejo». Ĉiu taŭga helpo bontrafas. Saluton. A. S. 10 637. Via artikolo alvenis tro malfrue por tiu ĉi n-o.

Iom pri la SAT-junulara kunveno okaze de l’ Kongreso en Londono

La kunveno de l’ SAT-junularo en Londono komence tre seniluziigis min. Ĝi estis fuŝita pro tio, ke neniu el la sekretariaro ĉeestis k nenia raporto, nek de K-do Keŭning, nek de aliaj prirespondeculoj. Se ni estus havintaj la raportojn aŭ la rezolucion verkitan k akceptitan dum la 9-a Kongreso en Lajpcigo, ĉiuj ĉeestintoj havus klaran bildon pri la SAT-junularo k ĝia laboro farita k farenda. Oni ne estus devigita interrompi kelkajn Gek-dojn dum ilia parolado, ĉar ili deflankiĝis de l’ SAT-vojo. La interrompo certe ne entuziasmigis ilin. Ŝajnas, ke la sekretario perdis sian entuziasmon aŭ ne estas konscia pri sia tasko¹.

Nu, la manifestacio de l’ junuloj dum la kongresa adiaŭvespero certe postlasis bonan impreson ĉe la alestintaj SAT-anoj k neesp-istoj. Ĝi rekontentigis tiujn gejunulojn, al kiuj ŝajnis la adiaŭvespero (pro la dancado) iomagrade burĝeca, ne SAT-inda. La manifestacio montris, ke per kunlaboro de ĉiuj granda sukceso estas akirebla, sed ne per la skismemo de partifanatikuloj. Ni SAT-gejunuloj ĉiam penu liberigi nin el ĉiaj dogmoj, naciaj, ekleziaj k partiaj. Ni estu konsciaj pri tio, ke la junularo estas portanto de l’ estonto. Tial mi vokas al ĉiuj esp. gejunuloj: Propagandu nian lingvon ĉe ĉiu trafa okazo, varbu en la vicoj de l’ diverstendencaj prol. junularoj. Klarigu la valoron de esp-o k montru al ili la vojon al la verdruĝa stelo k SAT. Por tiu tasko streĉu la fortojn k raportu venontjare, por ke dum la 11-a nia kunveno ne aspektu kiel la lasta. Ni voku el la profundo de l’ koro: «Proletaj gejunuloj ĉiulandaj unuiĝu sub la standardo de SAT!»

B. Weber (14 909), Mainz.

Migrulo varbas bonsukcese

13-an de sept. devis okazi la ĉiujaraj sportkonkursoj inter Bradfordaj k distriktaj junlaborpartianoj en Denholm Get (Denholm Gate) apud Bradford; sed pro malbela vetero ni kunvenis ĉe esp. K-dino. La junsocialistojn tre interesis la ĉeesto de K-do Veber (Weber) el Germanio. La plej multaj neniam antaŭe havis okazon konatiĝi kun fremda K-do k ĉagren-

¹ La afero estas klarigita en n-o 312, pĝ. 551. — A. S.

— pàgina 7 —

SENNACIULO — 39

TRA ESPERANTIO

INTER NI

Ne malofte verkistoj prenas kiel temon, montri, ke se Jesuo Kristo revenus surteren, li tute ne rekonus la papon kiel sian disĉiplon k ĉefreprezentanton. Ankaŭ la grandegan plimulton el la pastroj li ne agnoskus kiel kristanojn. Li trovus eble kelkajn laŭspirite disĉiplojn inter simplanimaj proletoj, kiuj neniam vizitas preĝejon, sed kondutas bonkore, paceme k solidareme al siaj samsortanoj. Tiajn virtojn oni trovas ne nur ĉe homoj, sed ankaŭ ĉe bestoj el kelkaj specoj. Ili do ne rezultas de kateĥizado k lernado el dikaj libroj bibliecaj, sed de natura sento k neceso trudita de la vivo mem.

Oni ja facile povas prezenti al si iun Jesuon, kiu denove per forta mano svingus vipon por peli el la temploj la parazitajn pastrojn k bibliparkerantojn. Estus bela spektaklo, kiun ĝoje rigardus liberpensuloj.

Image k ĝue vidante tiun spektaklon, subite aperis antaŭ mi iu alia k preskaŭ simila. Mi vidis K. Marks, elsaltinte el sia tombo, kiu batis sur la postaĵon al aro da t. n. «marksistoj», pli malpli freŝe bakitaj, k kiuj volis ekskomuniki je lia nomo.

«Ha, bubaĉoj, li diris, ĉu tiel vi komprenas mian instruon? Kial vi provas fari el ĝi dogmon? Ĉu do vi nur kapablas papage ripeti, kion mi diris? Estas vera honto, ke vi provas fari el miaj verkoj novan biblion. Vi tute ne estas miaj disĉiploj k mi ne toleros, ke vi pastrumu kun la «Komunista Manifesto» en la mano k diru, ke ĉi tiu aŭ tiu ne estas «marksisto».

«Silentu! . . . ne ridindigu vin k min per viaj aplombaj asertoj, ke nur vi predikas marksiste. Neniam mi celis starigi novan kvazaŭan religion k ĉefe kun tiaj pastroj, kiaj vi estas. Lernu unue pensi per via propra cerbo. Kaj se okazos, ke studante la nunan socion, vi alvenus al konkludoj eble ne tute samaj kiel miaj, kiujn mi faris antaŭ multe da jaroj, tiam mi eble konsentos, ke vi nomu vin «marksistoj». Mi lasis al vi ne dogmon, sed nur esplormetodon, dialektikan ilon, kiujn vi ne sukcesis lerni k uzi trafe k ĝuste.

«Mi eĉ volas fari publikan konfeson: pento eniris mian konscion ĉe la memoro, ke mi mokis al Prudon pro tio, ke li interesiĝetis pri lingvo internacia. Estas vere, ke tiu aŭtoro ne havis specialan aŭtoritaton por pritrakti la demandon. Almenaŭ pri ĝi li okupiĝetis, dum mi nur scipovis moki . . . Konsilante al la laboristoj el ĉiuj landoj, ke ili unuiĝu, mi malatentis, ke por tio necesas unue interkompreniĝi. Tia malatento estas grava manko, estas ia peko, pro kiu mi hodiaŭ pentas.

«Estas vere, ke por mia senkulpigo mi povas diri, ke la verkon de Zamenhof mi ne konis, kiam, antaŭ 83 jaroj, estis publikigata La Komunista Manifesto. Sed hodiaŭ miaj plej aŭtoritataj disĉiploj ankaŭ ignoras la lingvan problemon. Tamen esperanto vivas k estas uzata de relative multaj proletoj. Kio estas pardonebla al mi, tio fariĝas neforigebla morta peko por la nuntempaj «marksistoj», kiuj ne lernas k ne utiligas la artefaritan tutmondan lingvon. Se mi povus mem proprokule vidi, ke proletoj vigle, pasie diskutas inter si dum kongresoj per artefarita lingvo, mi certe atentus tiun gravan fakton k kredeble prikonsiderus diversajn problemojn je iom alia vidpunkto ol mi faris . . .»

Tiel parolis K. Marks. Lia eltomba voĉo forte sonis ĉe miaj oreloj. Mi ĝojis, kiam sarkasme li mokis tiujn homojn, kiuj scipovas nur citi el liaj verkoj, sed ne kapablas el ili ĉerpi ties riĉhavan nutran medolon — k tamen ne hontas aljuĝi aŭ rifuzi ateston pri «marksismo».

E. L.

Renovigante vian abonon pensu ankaŭ pri via sovetia K-do, kiu povas konservi la kontakton kun SAT nur per la legado de «S-ulo». Abonu por li ĉe Administracio de SAT!

Korekto. Multaj legantoj miris kredeble pri la uzo de du radikoj por sama termino en la artikolo «Pri negroj k imperi(al)ismo» (n-o 314), nome Imperialismo apud Imperiismo. Tiu nelogikaĵo estas rezulto de malatento de kompostistoj k korektistoj, kiuj anstataŭ sekvi la manuskripton (en kiu estas uzita nur la formo imperiismo) fuŝtraktis la tekston laŭ propra arbitro. Espereble io simila estonte ne plu ripetiĝos! Red.

iĝis, ĉar ili ne povis paroli al li. Ili plene okupis la tri ĉeestantajn esp. K-dinojn per tradukpetoj. Morgaŭon nia juna K-do migris kun junsocialistoj el Hebdn Briĝ (Hebden Bridge) k bone propagandis por esp-o inter ili. Ankaŭ preterpasantoj tre interesiĝis, aŭdante fremdan lingvon. En Hebdn Briĝ, ĉe hejmo de junsocialistino, K-do Veber tre bone demonstris kurson laŭ rekta metodo, k ĉiuj ĉeestintoj intencas daŭrigi la lernadon. Mi esperas, ke tial venontjare nia SAT-junularo iom plimultiĝos.

K-dino Eva Wilson (16 340), Triangle (Britio).

ALVOKO

La de s-o Ĉe elpensita k aplikita metodo de esp. instruo k la per ĝi atingitaj rezultoj vekis ne nur ĉe la neŭtraluloj, sed ankaŭ ĉe lab. esp-istoj grandan interesiĝon. Pri tio atestas i. a. la fakto, ke en Londono la de K-dino «Anjo Kolombo» donita provleciono de Ĉe-instruo altiris pli da ĉeestantoj ol iu faka kunsido.

Je la Dua Intern. Pedagogia Esp. Kurso okazinta antaŭ kelkaj monatoj en Arnhem, Nederlando, ĉeestis ankaŭ pluraj lab. esp-istoj. Ili samopiniis pri tio, ke instruo laŭ Ĉe-metodo, adaptita al specialaj bezonoj de laboristoj, nepre devas esti provata k eventuale enkondukata en laboristaj rondoj. Tiucele ili decidis kolekti opiniojn, spertojn ktp. de ĉiulandaj K-doj, kiuj partoprenis Ĉe-lecionojn, aŭ mem instruis laŭ tiu metodo, aŭ interesiĝas pri tiu afero.

Gek-doj, konigu al mi viajn opiniojn k spertojn. Ankaŭ informu min pri artikoloj tiutemaj aperintaj en naciaj lab. esp. gazetoj.

G. P. de Bruin, G. J. van Heekstr. 140, Enschede, Nederlando.

Literaturo: Sennacieca Revuo, 1927—28, pĝ. 184; «S-ulo», n-oj 248, 253/254, 258, 259, 260, 316.

Radio — Holando

Regule ĉiudimanĉe matene la «Federacio de Lab. Esperantistoj Ned.» disaŭdigas komunikojn holandlingve k esp-e de 9.15 ĝis 9.30 h., per la VARA-mikrofono (ondlongoj diversaj 298 — 1071 — 1875 m). Pri aŭdeblo k impresoj aŭskultintoj informu la sekretariejon: Jan van Galenstr. 251, II, Amsterdam-W.; sendu simpatiesprimojn al V.A.R.A., Postbus 50, Hilversum, Holando.

Laborista Olimpio k esperanto

La konferenco de l’ Internacia Oficejo de la Socialista Sport-Internacio Laborista (SSIL) en Lucerno denove pritraktis sian sintenon al esp-o k akceptis sekvantan decidon: Konsiderante la fakton, ke la 2. Olimpio Laborista 1931 en Vieno estas subtenata de la 22 al SSIL aliĝintaj nacioj, la Oficejo de la Soc. Sport-Intern. Lab. atentigas pri la malfaciloj, kiuj estiĝas el la lingva ĥaoso. La internacia Oficejo alvokas la aliĝintajn landoasociojn k iliajn subasociojn k membrojn, akceli la lernadon de esperanto. La Sporta Komitato de SAT, adreso: Ad. Wendt, Leipzig O 27, volonte donos konsilojn k instigojn. Sekvu al la decido de Helsinki, lernu esp-on; ĉar sen esp-o ne eblas internacia interkompreniĝo.

— pàgina 8 —

40 — SENNACIULO

Interparolo

— Ĉu vi jam vidis la novan gazeton, la Blekisto-n? Ĝi estas la «sola klasbatala . . . proletesperanto-gazeto».

— ??!!

— La unua n-o ĵus aperis. Kaj mi certigas al vi, ke ĝi ne nur laŭte blekas, sed eĉ forte Bata-as . . .

— El kie venis la mono por tiu eldonaĵo?

— El kie? . . . Vi estas naiva . . . Ĉu do vi ne scias, ke en la kaso de C. K. de S.E.U. kuŝas 14 000 markoj apartenantaj al S.A.T.?

— Jes, mi scias; sed kian rilaton havas tio kun mia demando?

— Kian rilaton! Via blindo vere mirigas min. Ruzaj estas la blekistoj. Certe ili aranĝis la tutan aferon: unue reteni la monon de S.A.T.; due venigi al Moskvo du blekistojn k provizi ilin per sufiĉe da mono por eldoni la unuajn n-ojn de la gazeto; trie per ĝi disbati SAT-on por starigi sur ĝia kadavro novan tute ortodoksan organizon . . .

— Sed tio estas ega, nekredebla friponaĵo! . . .

— . . . Nu, kial vi miras? Ĉu do vi ne konas la devizon de la blekistoj? «Per ĉiaj rimedoj . . .» Tiu pravas, kiu plej laŭte blekas . . .

— !!??!! . . .

Aŭdinto.

TRA LA MOVADO

KRONIKO

SOVETIO. (Ukrainio). La kleriglabora revuo de VUSPS (Ukr. Intersindikata Konsilantaro) «Kultrobitnik», kiu jam kelkajn jarojn enpresis neregule pri- k peresp-an materialon, depost okt. komencis presi kurson de metodiko por esp. kursgvidado k peresp-a intern. koresp-ado. La porgazetara organo de l’ Ukrain. kompartio (Ruĝa Gazetaro), jam delonge presas peresp-ajn kompil-artikolojn; nun ĝia fratorgano «Rabselkor» komencis publikigi kurson por intern. lab. koresp-ado (Izgur). Peresp-an rubrikon ankaŭ enhavas la lab. jurnalo Proletar k la kamparana gazeto Radjanske Selo, aperantaj en Ĥarkovo. — Fondiĝis esp. sekcio ĉe ukraina eldonejo Plugilano. La popolkomisaro por klerigo subvenciis ĝin per 500 rbl. 3 traduk-eldonoj jam estas planitaj. Por diskonigi ukrain. prol. verkistojn, fondiĝis peresp-a prolet-literatura Servo. En ukrainlingva romano Kvint (aperonta) ludas grandan rolon esp-apliko, preskaŭ ĉiuj romanfiguroj estas esp-istoj, k ankaŭ troviĝas en ĝi multaj esp. tekstoj. La Ŝtateldonejo reeldonis broŝuron de Gluŝĉenko (Ni estas KJI-anoj). Biblioteko por Intern. Eduko eldonis poresp-an broŝuron de Izgur k libron pri intern. junul-edukado, rekomendanta esp-on. Ankaŭ lerniloj denove aperos ĉi-vintre en tiu eldonejo. La Kremenĉuga distriktkomitato de junkomunistoj publikigis broŝuron pri peresp. spertoj. Ukrainia «Ruĝa Helpo» decidis aperigi kurson en sia organo k rekomendis aplikon de esp-o. Rezoluciojn por esp-o akceptis la Intersindikata Kulturkonferenco (jul. 1930). Intersindikata eldonejo kunmetis 250 pri- k por-esp. biblioteketojn k transdonis al kluboj. Ekspozicio en Kremenĉug pri intern. peresp-a koresp-ado okaze de XI. Partikongreso ukr. havis grandan sukceson. Eĉ la kutime tre skeptike al esp. rilatanta junkom. centra organo («Koms. Pravda») raportis pri ĝi tre favore. Oni intencas rondirigi la ekspozicion en vintro tra Ukrainio. La disaŭdigoj esp-aj de l’ Ĥarkova radio-stacio daŭras jam 11 monatojn. Aliaj stacioj malregule dissendas esp-e. En lingvaj superlernejoj (fonditaj nun en pluraj urboj) esp-o estas enkondukita en nova lernjaro laŭ decido de l’ kleriga komisaro (60 lernhoroj por la unua, 30 por la dua jaro). Dum 1931 la Ukrainia Komitato de SEU intencas atingi 80 filiojn lokajn kun 3000 membroj. — V. K.

POR EVITI LA RIFON

[BILDO p.8 | 42,22,52,29] Granda nigra triangulo (la rifo) inter la vortoj de la titolo.

6. LISTO:

Lea, 12 638 (Manchester) . . . 2.— mk. g. Kolektita de Grupo «Zamenhof», sekcio Amsterdam V de la Federacio de Lab. Esp-istoj en la regiono de la ned. lingvo . . . 11.— guld. Roux, 132 (Lyon) . . . . . 25.— fr. fr. Louzon, 5064 (Alger) . . . . 10.— „ „ Beiermann (Bielefeld) . . . . 1.80 mk. g. SAT-Junularo (Leipzig) . . . 15.— „ „ Nicollet (Lyon) . . . . . . 5.— fr. fr.

MEMORNOTO

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Münchener Post (k. 4—6 al. socialdem. gazetoj bavariaj), 20. 8., 23. 9., 30. 9., 8. 10., Rebelion, Madrid, 11. 10. (rubriko en esp-o), Signalen, Stokh., 9. 10., Le Cri Populaire, Bordeaux, 31. 8., Le Rappel du Morbihan, Lorient, 6. 9., L’Effort Social, Angers, 6. 9., L’Ardèche Socialiste, Privas, 7. 9., Le Travail, Oudjda, 6. 9., 27. 9., La Montagne, Clermont-Ferrand, 7. 9., Le Jura, St. Claude, 13. 9., 27. 9., Le Travail, Cahors, 14. 9., Le Drapeau Rouge, Clermont-Ferr., sept., Le Populaire Marocain, Kenitra, 7. 9., Sport & Socialisme, Liége, 18. 9., L’Eveil Breton, St. Brieuc, 7. 9., 5. 10., Le Socialiste de la Haute-Saône, Vesoul, 13. 9., L’Effort du Berry, Issoudun, 27. 9.

Pri SAT-Kongreso raportis:

Metallarb.-Zeitg., Berlin, n-o 39.

[REKLAMO p.8] Esperanto — Intersteno — universala — lingvo — skribo. Intersteno-lernolibroj. Koresponda skribo por Esperanto RM 1.— Rapida skribo por Esperanto . RM 1.— 3 aldonoj por po 7 naciaj lingvoj po RM 1.— Instituto de Intersteno Friedenstr. 79, Duisburg (Germanio). Haveblaj ankaŭ ĉe la ADMINISTRACIO DE SAT Colmstrato 1, LEIPZIG O 27.

NIA POŜTO

15 700. — Via manuskripto estos uzata.

I. M. (Lodz). — Via materialo aperos, almenaŭ parte.

13 293. — Ni uzos nur en okazo de bezono; ni havas multan similan materialon. Red.

14 751. — Viaj senditaj 5 rubl. estas senvaloraj por ni. Eble iu aĉetas ilin k tiam, ni daŭrigos la abonon. Kiu aĉetos ilin po 2 mk. g.?

10 504. — Ni regule sendas al li «S-ulo»-n.

Al Sovetianoj. — Multaj plendis, ke ili ne ricevis la n-ojn 310, 311, 312 de «S-ulo». Tamen ni regule ankaŭ sendis ĉi tiujn n-ojn. Adm.

KORESPONDADO

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do Vaclav Zikovsky (magazenisto), Táborská 342, Praha-Michle, kĉl, pri socialproblemoj, L, PI.

Soldato Josef Grospic, lim-bataliono n-o 1, 2. grupo, Podmokly, kĉl.

GERMANIO

— 10 gelernantoj de esp. en la aĝo de 18 ĝis 24 jaroj koresp. kĉl. Resp. garantiata. Adr.: K-do Fritz Wagner, Hainewald/Sa., 293.

K-do Lorenz Dörr, Rabenstein 6, Ansbach (Bay.), kĉl, pri ĉ. temoj, L, PK, PI, esp-aĵoj. Certe resp.

K-do Walter Beckert, Schandauer Str. 56, Sebnitz/Sa., kĉl, pri ĉ. temoj.

— Juna germano dez. koresp. kun Turkio, Italio, Ĉinio, Sud-Afriko, Usono, Aŭstralio k Balkanlandoj. Adr.: Ferdinand Anlauf, Lindenstr. 20/I., Rabenau/Sa.

K-do Rudi Naumann, Wartburgstr. 31/III., Dresden-A. 19, kĉl, pri ĉ. temoj, bfl.

HUNGARIO

K-do Francisko Veuger, Csokonay-str. 11, Ujpest, kĉl, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

— Lab. Esp. Grupo koresp. kun esp. grupoj ĉl., pri ĉ. temoj. Adr.: Esperanto-Grupo, Kolozsvári-u. 55, Ujpest.

K-do Georgo Vereska, Guttenberg-u. 3, Békéscsaba, IV, kĉl, pri ĉ. temoj.

NEDERLANDO

— 10 gelernantoj koresp. kĉl, pri ĉ. temoj facilaj, L, PK, PI. Resp. garantiata. Adr.: P. J. Kleineveld, 3-e Nauwsteeg, 21, Delfto.

LETERVESPERO!

Ĉiuj Gek-doj estas elkore petataj, sendi saluton al nia letervespero, okazonta la 21. januaro 1931. Adr.: Klubo Esperantista «La Tagiĝo», Box, 36, Boras (Svedio).

Atentu! ★

Novfondita LEA-grupo serĉas kolektivan koresp-adon kun liberpens., sportaj, politikaj, metallab., sindikataj rondoj pri ĉ. temoj. Interŝ. afiŝojn, gaz., flugfoliojn ktp., L, bfl. Certe resp. — Adr.: Max Schade, Gabelsbergerstrasse 157-k, Strehla/Elbe (Germanio).

ENHAVO

paĝo Bandita agado en Usono . . . . 33—34 A. B. F. — Kleriga Asocio de Laboristoj en Svedujo . . . . . 34 La klasbatalo tra la mondo . . . . 35 Sovetio estas areno de grandioza konstruado . . . . . . . 35—36 La revolucio en Brazilio . . . . 36 Havi kuraĝon, riski la vivon . . . 36—37 Memoro je la 15-a de julio en Vieno . . . . . . 36—37 10-jara ekzisto de la popolaltlernejo Drajsigaker (Tridekkampo) en Germanio . . . . . . . 37 Junulara Paĝo . . . . . . . . 38—39 Tra Esperantio . . . . . . . 39—40 Korespondado, Anoncoj . . . . 40

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

Núm. 318, 6 de novembre de 1930

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

7-a JARO, N-o 318 — LEIPZIG, 6. / 11. 1930

[BILDO p.1 | 30,4,70,15] La emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

MIAJ MONDMILITAJ REMEMOROJ

Je la 11. novembro pasis 12 jaroj depost la batalhalto, kiu signis la finon de pli ol 4 jarojn daŭrinta militego, en kiu la pli granda parto de l’ popoloj aktive partoprenis je la unua aŭ la alia flanko. Pasis dekduo da jaroj, sed — la homoj, evidente, ne lernis multon k ŝajnas esti pretaj denove ekmiliti por la interesoj de siaj respektivaj patrioj, kiam ĉi tiuj estas «en danĝero». Neniam do ni povas sufiĉe kontraŭbatali la naciismon, la ĉe-bazan [?] ideologion, kiu ebligas al regantoj konduki al buĉejo la popol-amasojn. En n-o 304 de 31. julio ĉi-jare aperis propono, ke SAT kompilu k eldonu «kolektivan verkon (kontraŭmilitan), je kiu la tuta SAT-anaro kunlaboru». Tiu verko devus esti kvazaŭ bilanco k juĝo de l’ SAT-anoj pri la milito. La nuna datreveno estas konvena okazo por ĉi sube presigi kiel modelon de tia kunlaboraĵo la memorojn de K-do D. L., kiuj montras en plena lumo absurdon k terurojn de l’ «glorplena» epoko. — Red.

I.

Kiam la mondmilito eksplodis, mi estis 10-jaraĝa. Kiel scivolema bubo mi estis ĉie; preskaŭ ĉiutage mi marŝadis kun samaĝuloj al stacidomo tri kilometrojn for de la urbo, kie mi povis vidi la traveturantajn vagonarojn plenplenajn je soldatoj, ornamitajn per verdaĵoj k diversaj surskriboj kontraŭ la rusoj, angloj, francoj k memlaŭdoj. Ĉiun vagonaron la loĝantaro salutis per hura-krioj k. s., la mienoj de aŭstraj k germanaj soldatoj estis gajaj, certaj je la venko. Ili aspektis kiel edziĝfestantaro.

Komence la soldatoj ricevis tre bonan nutraĵon, ankaŭ la ĉevaloj ĝuis bonstaton; mi vidis, kiel oni ilin nutris per sukero. Sed post kelkaj semajnoj ĉio aliiĝis. La granda malvenko de la aŭstro-hungara armeo ĉe Kraŝnik (Lublina distrikto de Polio) devigis ilin sin retiri. Ĉiutage mi vidis dekojn da vagonaroj reveturantaj el la batalkampo kun grave vunditaj soldatoj.

[BILDO p.1 | 35,42,63,77] Lignogravuraĵo: maldika figuro kun etenditaj brakoj staras sur ronda tombejo plena de krucoj, tenante du grandajn flagojn, kiuj flirtas kiel flugiloj; supre flugas birdoj.

La mienoj de l’ militistoj fariĝis malgajaj, ĉar ili jam «flaris la pulvon». En la preĝejoj (katolikaj k judaj) la pastroj predikis por la imperiestro k patrio. En la hebreaj preĝlibroj estis speciala preĝo por la imperiestro Francisko Jozefo la I, poste Karlo la I k iliaj familioj. Unufoje estante en la preĝdomo mi ekvidis tra la fenestroj, kiel la ĝendarmoj ĉirkaŭis ĝin k neniun ellasis. Poste kelke da ili venis internen k ordonis al ĉiuj tie troviĝantaj judoj, egale ĉu junuloj ĉu maljunuloj eliri, k forkondukis ilin al devig-laboro ĉe enterigo de mortigitaj ĉevaloj, fosado de kaŝejoj ktp. La magistrato siaflanke devigis ĉiujn virojn dejori nokte ĉe pontoj k telefonoj po 4 horoj. La kamparanojn, kiuj posedis veturilojn kun ĉevaloj, oni devigis al militservo ĉe nutraĵliverado al la militfronto. Post kvin aŭ ses semajnoj la rusoj okupis la landon (Galicio) ĝis la urbo Tarnovo. Multaj forkurintoj, mizeraj k malsataj, tramigris nian urbon Roperiec [?] okcidenten al Praha, Vieno, Hungario k. m. a. lokoj. Kelkajn malfeliĉajn familiojn mia patrino gastigis. Mi miregis, kial tiuj infanoj tiel avide enbuŝigas, ne sciante, ke ili preskaŭ tri tagojn nenion manĝis. Kiam la rusoj venis al nia urbo, ili komencis rabi k ŝteli (sub «rusoj» mi komprenas ĉiujn naciojn, kiuj konsistigis la iaman rusan armeon). Mi vidis, kiel rajdanta kozako disŝutis sur la vojo sukeraĵojn, kiujn la infanoj kolektis (mi ankaŭ!). Post rabado ili bruligis la domojn; tiel forbrulis du stratoj. La plej kruelaj estis la kozakoj, kiuj perfortis knabinojn k junajn virinojn surstrate. Venante al loĝejoj ili demandis pri knabinoj k, ne kredante, ke tiaj forestas, ili traserĉis la loĝejon k formanĝis ĉiajn trovitajn manĝaĵojn.

Miaj gepatroj multe timis, ĉar ili devis kaŝadi miajn du fratinojn 16- ĝis 18-jarajn. Dum la juda Novjarfesto la kozakoj venis al preĝ-ĉambro de virinoj (ĉe la judoj, virinoj preĝas aparte) k komencis perforti. La krioj k ĝemploroj de sendefendaj virinoj estis teruraj, multaj el ili saltis tra la fenestro k grave vundiĝis. La viktimoj de bestaj soldataĉoj ekmalsanis. La patroj, edzoj k fratoj neniel povis helpi, ĉar ĉe la pordo de l’ viroj staris du kozakoj kun pafiloj pretaj tuj pafi, se iu ekmoviĝus. Post kelkaj

— pàgina 2 —

42 — SENNACIULO

tagoj la rusoj devis forkuri, ĉar la aŭstroj-hungaroj faris ofensivon kontraŭ ili. La loĝantaro salutis la enmarŝantajn aŭstriajn regimentojn kiel savantojn. Sed ne ĉiuj rusoj estis kruelaj, estis inter ili ankaŭ tre bonaj k kleraj homoj.

Al ni venadis rusa soldato eble 40-jara; li trinkis ĉe ni teon k rakontis, ke li havas hejme mastrumon k lasis edzinon kun naŭ infanoj, k tial li preferus ne militi. Li avertis mian patron, ke li ekstaru nokte, kiam li demandos «kiu?» k respondu per la nomo, ĉar li havis ordonon tuj pafi, se iu ne respondus al lia demando. Je la kvara horo matene ni ekaŭdis kelkajn pafojn… En la sama nokto tiu ruso havis dejoron ĉe nia domo. Miaj gepatroj eliris k ekvidis aŭstrian patrolon, t. n. «boŝnioj», similaj en kruelo al kozakoj. Nia konata ruso forkuris eble cent paŝojn mort-vundita k falis teren, mortigita. Tie li kuŝis ĝis tagmezo, poste la tieaj bubaĉoj prenis lin k ĵetis en la marĉon apud la ĉefvojo, kiu lin tute kovris. Kiam la aŭstraj regimentoj, ĉefe «boŝnioj», tramarŝis, la bubaĉoj montris al ili la ruson sub la marĉo. Tiam preskaŭ ĉiu soldato trapikis lian ventron per bajoneto.

Vidinte tion, mi komencis febri, sed mi volis vidi ankoraŭ aliajn mortigitajn rusojn, ĉar ĝis tiam mi ne vidis mortinton. Sur herbejo kuŝis ĉ. 50-jara kozako, serĝento. Oni lin traserĉis k trovis ĉe li diversajn monbiletojn k horloĝojn. Iu knabo trovis en lia boto broson, per kiu li komencis brosi la barbon de la kozako. Ĉiuj rigardantoj ridis pro tio, sed mi jam ne povis elteni, mi eksentis grandan kapdoloron k mi apenaŭ povis reveni hejmen, kie oni min devis senvestigi k enlitigi, ĉar mi estis senkonscia. Post dutaga febro, kiam mi malfermis la okulojn, mi ekvidis kuŝantaj ĉe mi du germanajn soldatojn, k apud la lito sur la planko kuŝis aliaj. Tre lacaj, ili dormis malmole. Tiel finiĝis la unua rusa invado.

II.

La milito daŭris, sed jam malproksime de ni. Do ni malrapide komencis forgesi pri ĝia ekzisto. Tamen post monato la aŭstrianoj denove komencis retiriĝi. Ni jam bone komprenis la signifon de tia remarŝado. Miaj gepatroj intencis forveturi kune kun multaj aliaj, sed mia patro bedaŭris disiĝi de sia libraro, tial li atendis, ĝis li ĝin bone kaŝos, k kiam ni fine estis jam pretaj al forveturo, survoje, venis denove la kozakoj k devigis nin reiri en la urbon. La urbeto aspektis kvazaŭ senviva; preskaŭ ĉiuj urbanoj forveturis, la magazenoj estis fermitaj. Baldaŭ ni eksentis mankon de nutraĵo, nenion oni povis ricevi, ĉar la kamparanoj timante rabadon, survoje, ne alveturis la urbon. Ne havante ion por manĝi, ni devis almozpeti iom da terpomoj ĉe najbaroj: la mono malmulte valoris, ĉar oni nenion povis aĉeti por ĝi. Iom da sur la planko disŝutita faruno ni kolektis el sub ĉevaloj, k tion ni manĝis en festotago.

Post tri semajnoj de tia vivaĉo iom ŝanĝiĝis la situacio. Alveturis rusaj komercistoj (pli vere rabistoj, ĉar vestitaj k armitaj kiel soldatoj, ili ankaŭ rabis ĉe okazo, kia la milito ja ĉefe estis por ili). Ili vendis ĉiaspecajn varojn vivbezonajn je duoblaj prezoj. Venis ankaŭ militestro, kiu administris la urbon. Oni aranĝis hospitalojn por resaniĝantoj, kiuj fariĝis nestoj de diboĉo. Nia najbaro, malriĉa taglaboristo, havis tre belan, 20-jaran filinon. Ŝi serĉis postenon kiel servistino por povi vivi kun sia maljuna patro. Unu fihomo, por ŝin allogi, rakontis al ŝi, ke oni bezonas en la hospitalo kuiristinon bone pagotan. Ŝi tuj tien iris, sed jam ne povis eliri… Komenciĝis ĉe oficiroj k finiĝis ĉe soldatoj. Je la dua tago ŝi ŝveligite mortis, k la malfeliĉa patro veturigis ŝin mem al la tombejo. Pro supre priskribitaj kialoj kreskis la senmoraleco. Okazis, ke 10—12-jaraj knaboj imitis la soldatojn kun samaĝaj knabinoj.

La milito daŭris; mi vidis kruelan bajonet-atakon sur montetoj ĉirkaŭantaj nian urbon, dum kiu multaj soldatoj ambaŭflanke mortfalis. Unufoje, post granda atako, estis tiom da vunditaj soldatoj, ke ili dum tuta tago marŝadis el la batalkampo, k tiujn, kiuj ne povis iri, oni veturigis sur veturiloj. Mi staris ĉe kanonpafado, dum mia malpli aĝa frato kriegis hejme pro timo k kaŝis sin en la kelo. Havante nek alumetojn, nek kandelojn, mi kun mia kamarado ŝteliris al la rusa tendaro, kiu staris sur herbejo, k alportis ĉi tiujn objektojn, ankaŭ panon k sukeron. La gardostaranta soldato nin ne rimarkis, tial ni ripetis brave la «ekskurson».

Mian patron volis kozako trapiki, sed mia patrino tion rimarkis k malhelpis. Ĉiam terure timigita, mia patro freneziĝis. Post du semajnoj li resaniĝis, sed restis surda. Nia najbaro, kiu ankaŭ freneziĝis, mortis. Ĉiutage formortis kelkaj homoj; fine mankis enterigantoj. Okazis, ke knaboj renversiĝis kun mortinto en la kavon. Post sep monatoj la rusoj forlasis la urbon, ne forgesante bruligi du pontojn k kelkajn domojn, inter ili ankaŭ nian. Ili forveturigis kiel spionsuspektajn multe da viroj, ankaŭ 60-jaran maljunulon. Dum ripozo ili alligis la malfeliĉulojn al arboj, k dum marŝo ili devis, alligitaj al ĉevaloj de kozakoj, postkuri. Kiam la aŭstrianoj venis, la loĝantaro ilin salutis, sed jam ne tiel varmege, ĉar la homoj post tiaj travivaĵoj fariĝis indiferentaj je ĉio.

Poste revenis la elmigrintoj, kiuj havis nek loĝejon nek laboron. Ili ricevadis subtenon de l’ registaro, ĝis ĉio denove aranĝiĝis. Komenciĝis la eldono de kartoj por pano, sukero, petrolo, graso ktp.; kreskis la famaj «vostoj» ĉe bakejoj k. a. magazenoj. La riĉuloj ĉiam havis sufiĉe da faruno, sukero k. a. vivbezonaĵoj, ĉar por multekosta prezo ĉio troviĝis. Suferegis nur malriĉuloj. Pro malbona nutrado k loĝado eksplodis diversaj epidemioj, kiuj forprenis multe da viktimoj. Antaŭ la militfino mi jam devis labori, pri kio mi jam skribis en «S-ulo» (vd. «Tago el mia vivo», n-o 233).

D. L. (16 674), Polio.

[REKLAMO p.2] HISTORIA DOKUMENTO de plej granda signifo en nia movado estas la Protokolaro de la X. SAT-Kongreso en Londono (3.—7. aŭgusto 1930). Ĉiu, kiu volas fari al si ĝustan bildon pri la aktuala stato de SAT, nepre havigu al si tiun ĉi gravan broŝuron. Sub memkosta prezo! 84 dense presitaj paĝoj! (Formato 15×22 cm.) Prezo 0,50 mk. g. La kutima rabato por membroj ne validas ĉe tiu ĉi broŝuro. Sidejo de SAT, 23 rue Boyer, Paris XX. Administracio de SAT, Leipzig O 27.

KION FARI?

Tio, kion ni scias pri la morgaŭa milito, instigas nin proklami tiun nediskuteblan veron: «La rimedoj uzitaj kontraŭ la milito k la soldatemo antaŭ la tutmonda buĉado ne plu sufiĉas dum la nunaj cirkonstancoj. Antaŭ 1914 oni opiniis, ke ŝtato antaŭ ol militi kontraŭ alian devas proklami unue la militon kontraŭ ĝi. Ne timante ke oni akuzu nin pri mensogo, oni povas diri, ke la venonta milito okazos sen antaŭa militproklamo.

Naskiĝis nova armeo: la gasoj eksplodivaj k asfiksiivaj, k tiu nova rimedo ebligos al la ŝtato unua atakanto firmigi sian superregadon preskaŭ nedetrueblan dum la militado… Efektive, tuj post kiam okazos gravaj diplomataj malakordoj, aviadistoj ŝutos sur la ĉefajn teritoriojn milkilogramojn da eksplodaĵoj, da pestaj k ĥoleraj mikroboj k. a.

Ĉiuj loĝantoj de la landoj militantaj, ĉu soldatoj, ĉu civiluloj: viroj, virinoj, maljunuloj k infanoj kie ajn riskos egale la morton; kiaj ajn estas iliaj okupoj, ili estos efektive mobilizitaj pro la militego. Ĉiuj fabrikoj k entreprenoj aŭtomate estos transformitaj en militproduktejojn. La terarmeoj, la maristaro fariĝos duavice gravaj, ĉar la aviadilaro k la ĥemi-

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 43

ejoj estos la ĉefaj instrumentoj de la «venonta». Pasis la tempoj de la soldatkvantaj militoj. Nun ne plu necesos disponi multnombrajn armeojn. Sufiĉos kelkaj centoj da aviadistoj, la transformo de l’ tinkturproduktaj fabrikoj en gasfabrikojn (oni jam scias, ke tia transformiĝo estas ebla dum 24 horoj), por ke la morto regu la tutan loĝantaron.

Do aserti: «Ni ne militservos!» pli bone: eĉ rifuzi partopreni la militon ne grave malfortigos ĝin. Do necesas agi aliel. Oni devas unue klarigi al la popoloj, tion, kio estos la venonta hekatombo, paroli pri tiu terurega buĉado, kia estos la estonta konflikto. Malamegon kontraŭ la burĝmilito oni devas naski.

Sed oni devas klarigi: la malamo kontraŭ la milito estas senutila, se de nun oni ne laboras laŭ siaj tutaj povoj por bari tiun kataklismon. Oni devas komprenigi al la laboristoj, ke por ne esti oferitaj mem al nepra morto ili devas rifuzi siajn brakojn al ĉiuj industrioj laborantaj rekte por la milito, ke ili devas organizi praktike en ĉiuj landoj, en ĉiuj firmoj la kontrolon super la produktoj por plejeble kontraŭi la transformiĝon de la pacindustrio en militindustrion; por sciiĝi pri la ejo k la gravo de la armiloj.

Estas necese prepari aktive k science la revolucian strikegon por esti kapablaj kontraŭi la projektitajn transformadojn: regi la ekonomian k politikan aparaton k posedi ĉiujn detruajn rimedojn. Necesas respondi al la gravaj diplomataj malakordoj, solaj antaŭludoj de la estonta militego, per revolucia striko, transformi la kapitalistan buĉadon en socian revolucion; tuj proklami la pacon al proletaro de la «malamikaj landoj», labori ĉie por malaperigi la kapitalisman socion sub ĉiuj formoj.

Certe tia afero ne okazos en unu tago. Ni devas antaŭe pensadi pri la aro da malfaciloj venkendaj antaŭ ol komprenigi al la popoloj iliajn devojn. Tial persiste ni devas propagandi la malamon pri la milito, montri, ke la nuna socio portas en si mem la militon, ke neniu, ĉu Ligo de Nacioj, ĉu Paneŭropo povos bari la militon… male! ili helpas ĝin.

Ja ne plu estas tempo por la romantikaj agmanieroj, — necesas nun praktika agado kontraŭ la milito… la venonta milito. Por nia afero ni neniam estas troaj; tial, laboristoj el ĉiuj tendencoj laboru kontraŭ la militspirito, — por la venonta estu pretaj!

Marseljano (16 292) laŭ artikolo aperinta en «Le Libertaire».

Pri la enhavo de artikoloj aperantaj en «S-ulo» respondecas la aŭtoroj.

[BILDO p.3 | 38,7,76,33] Karikaturo: el la dekstra flanko longa brako kun pugno de laboristo kun kaskedo, staranta super fabrikoj kun fumantaj kamentuboj k traktoro, frapas la vizaĝon de burĝo kun ĉapelo maldekstre.

7-a DE NOVEMBRO 1917–1930

Kiel saluto al la batalanta sovetia proletaro okaze de datreveno havu lokon en «S-ulo» ĉi suba poemo de terorlanda K-do, forta esprimo de proleta solidar-sento.

ĈE PROKLAMO DE MILIT’…

Ĉe proklamo de milit’ sub la sonoj de fanfar’ kiam iros soldatar’ Sovetion kun subit’ — al arme’ aliĝos mi k armilojn prenos tri:

La unua — bajonet’, dua estos la pistol’ k la tria — verv-parol’, — kiel decas al prolet’ irigata por atak’ kontraŭ sia frat’ — kozak’.

Kiam renkontiĝos ni kun ruĝarmeana ĉen’, la pistolo falos jen, forte tremos la tempi’; mi ekmutos en admir’ antaŭ ĉiu ruĝa vir’.

Tiam la armil’-parol’ ektondregos sub ĉiel’, timektremos kolonel’, sed admiros min popol’ tien ĉi sendita jen de l’ forĝantoj de katen’.

Tiam flagojn de naci’ piedpremos ni en kot’; super ĉiu nia rot’ purpurflagojn svingos ni, k post tio turnos nin al burĝar’ — ekstermos ĝin.

Ĉe proklamo de milit’ al arme’ aliĝos mi k armilojn prenos tri: la unua — bajonet’, dua estos la pistol’, k la tria — verv-parol’.

Ĥrima.

Konsumkooperativa movado en USSR

Kelkajn etapojn havas tiu ĉi movado. Ĝis la imperiisma milito estas la unua ŝtupo. Tiam ekzistis plejparte tielnomataj «ĝeneralcivitanaj» kooperativoj en urboj k iom en vilaĝoj. En tiu tempo de organiza periodo la kooperado certe ne povis ludi tiun rolon, kiun ĝi komencis ludi pli poste.

La dua etapo estis la dummilita. Tiamaj gvidantoj subigis la kooperan movadon al militbezonoj. Ilia devizo estis: «Kooperativanoj, agu en la servo de l’ patrio ĝis la venka fino». Ni vidis, ke la kooperado jam estis faktoro, helpanta al registaro plenumi siajn aferojn. Ni vidis, ke kooperativoj estis invitataj ĉe la militindustriaj komitatoj, ke ili distribuu produktojn inter la loĝantaro ktp.

De la Granda Revolucio ni kalkulas la trian etapon de nia movado. Dum civitana milito, kiam ĉio malsufiĉis, kiam mono havis nenian valoron, tiam la kooperado helpis distribui produktojn kiel ŝtata aparato. Post disfrakaso al la blankuloj tre rapide komencis kreski kooperativoj. Sovetoj k kompartio helpas al la kooperado, ĉar, laŭ la vortoj de Lenin «Kooperado estas la vojo al Socialismo». Kun ĉiu jaro malpligrandiĝas privata komerco k ŝtata (privata komerco nun preskaŭ forestas), sed pligrandiĝas la kooperativa. Multaj tre grandaj universal-magazenoj k fabrik-kuirejoj k bakejoj estas konstruitaj, preskaŭ la tuta loĝantaro en USSR, kiu ne manĝas hejme, manĝas en kooperativaj manĝejoj, ĉiuj aĉetas en kooper-vendejoj, vestas sin en koop. vestaĵejoj, fotografas sin en koop. fotejoj, riparigas horloĝojn en koop. horloĝriparejoj ktp.

Ne malproksima estas la tempo, kiam nur sola kooperado regos sur la ekonomia kampo en Sovetio. Jena tabelo montras la kreskadon de l’ koopera movado:

en miloj j. 1913 j. 1917 j. 1929
Membroj 1 400 11 550 22 600
Akcia kapitalo en rubl. 28 000 162 000 349 000
Spezo en rubl. 250 000 5 845 000 10 985 000
Kvanto da kooperaj societoj 10 35 88

Forlimo.

Menciu nepre esperanton ĉe represigo de artikoloj esp.-devenaj!

— pàgina 4 —

44 — SENNACIULO

POR SAVI LA IMPERION

W. G. Keable, (12 668)

En Londono okazis la Imperia Konferenco. Venis tien ĉi delegitaroj el la sinregantaj regnoj: Kanado, Aŭstralio, Novzelando, Novlando, Sud-Afriko k Irlando, k ankaŭ el Hindio, kies «delegitojn» afable elektis la brita registaro, por ke la konferenco estu vere reprezenta. Ili diskutis pri la interrilatoj politikaj, juraj k — plej gravaj — la ekonomiaj. De iliaj decidoj dependas multe la sorto de la Brita Imperio.

Al ĉiu marksisto estis delonge evidente, ke la Imperio disiĝos; k la konferenco trovas malfacilon kaŝi tion. La eksporto de kapitalo el Britio al ĉiuj partoj de la Imperio retroportis profiton, sed ĝi ankaŭ helpis la disvolviĝon de naciaj burĝaroj, kies intereso finfine kontraŭas tiun de l’ patrolando. De l’ vidpunkto de la britaj kapitalistoj, Kanado, Aŭstralio k la aliaj devas kontentigi sin per la produktado de krudaj materialoj, greno k. s. por interŝanĝo kontraŭ la produktoj de britaj fabrikoj. Sed bedaŭrinde la «infanoj de l’ patrolando» estas maldankemaj: ili preferas kovi la proprajn kreskantajn industriojn (por kiuj la brita industriisto estas malamiko samkiel la usona k la germana) per doganoj k tamen volas, ke Britio estu privata merkato por ilia greno ktp.

Kun ekonomia disiĝo venas la politika. Jen temas ĉefe pri sintenoj al afero de milito: ĉu la infanoj ĉiufoje devas helpi patron? En la afero de 1914 estis dubo: kiel eŭropa milito rilatas al, ekzemple, Aŭstralio, nova lando, kiu ne volas elspezi monon por alies kvereloj? Kaj ĉu Britio povas fidi je helpo en venonta milito kontraŭ Usono, estas tre dubinde. Nu, ĝis nun la sinregantaj regnoj sintenis dube pri agnosko de superregado de l’ brita parlamento, k neniu kuraĝis postuli klaran respondon. Nun oni sugestas, ke la nuntempaj oficialaj reprezentantoj de l’ brita registaro estu anstataŭigitaj per reĝidoj, kiel per reprezentantaj de l’ Brita Reĝo, Georgo la Kvina, Plej Moŝta Moŝto el Ĉiuj Moŝtoj, ridiga malgrandulo, kiu per si mem ne povus regi kuniklodomon. Per tio, estus aro da sendependaj ŝtatoj sub unu reĝo, k tiele eble La Imperio daŭrus. Oni esperas kontraŭstari ekonomiajn fortojn per la ĉarmaj personecoj de princoj! Sed estas atentigite, ke eĉ tio prezentus demandon, ĉar ĉiu enloĝanto de la Imperio restus regnano de l’ reĝo, k se ĉi tiu deklarus militon, tia deklaro leĝe efikus sur ĉiujn liajn regnanojn.

Ĉe la komenco de l’ konferenco, Toms (Thomas), brita ministro, anoncis al la mondo, ke «ni estas feliĉa familio», dum hurais la ĵurnaloj. La feliĉa familio frue sin montris — ne tiel feliĉa! Benet (Bennett), ĉefdelegito el Kanado, faris proponon, kiun principe subtenis la aliaj infanoj. «Ni amas la patrolandon» li diris, «sed nia politiko estas: Kanado unue! Ni kredas je doganoj por protekti niajn industriojn. Nu, ni proponas interimperian favoron: t. e. se vi konsentos je doganoj por forteni eksterimperiajn produktojn favore al la imperio, ni reciprokos, plialtigante la nuntempajn doganojn kontraŭ eksterimperiaj produktoj favore al vi, kondiĉe ke la doganoj kontraŭ vi restu sufiĉe altaj por protekti niajn proprajn industriojn.» Dankon pro nenio, respondis britaj ĵurnaloj.

Anstataŭ pledi por doganoj, la brita registaro faris alian proponon. Tie ĉi estas ne facile, enkonduki doganojn, ĉar en la estinto, kiam la brita industrio facile superis ĉiujn aliajn, la burĝaro mem favoris al libera komerco k bone edukis la popolon kontraŭ vivmultekosto, sekvo de doganoj. Tial estas bone, kiam la situacio postulas doganojn, ne nomi ilin tiel. Do la brita registaro sugestis jenon: starigi ŝtatajn importfakojn por aĉeti grenon amase k devigi, ke ĉiu pano enhavu iomajn proporciojn da greno el Britio k la Imperio. Sed, kompreneble, se ne ekzistos laŭvola aĉetrajto, la prezoj altiĝos. Donu al hundo alian nomon: ĝi ankoraŭ mordos…

DU URĜAJ TASKOJ:

  1. HELPI al sovetiaj K-doj konservi sian kontakton kun nia Asocio, per abonpago de «S-ulo» por ili al la Administracio;

  2. VARBI en grupoj, rondoj, inter prol. esperantistoj, novajn abonantojn por ebligi eldoni 12-paĝe nian gazeton!

Ĉiu agu laŭ sia povo k forto. Pripensu, ke la abonantnombro difinas la potencon de «S-ulo», la influon de la parolilo de SAT!

Memoro je la 15-a de julio en Vieno

(Daŭrigo. Vidu n-ojn 312, 313, 315, 316, 317)

La policanoj uzis tre ofte artifikan, kriman sistemon, por nepre enkaptiligi, pelĉasi la homojn k murdi k kripligi kiel eble plej multajn inter ili. Ili ofte lokis tiom fie la policajn svarmojn, ke unu aro da policanoj pafis en la homojn dorsen. Tiuj forkuris k nun ricevis pafojn de la flankoj k iom pli fronte ankoraŭ policanoj pafis de antaŭe, do estis vera pelĉaso kiel ĉe bestoj.

Vera homkaptilo estis ankaŭ la regiono ĉe l’ operejo. Tie la homoj maltrankvile promenadis. Ankaŭ tie la policanoj aranĝis la plej abomenan, tute malvarmsange antaŭe pripensitan, murdistan embuskon.

Por tute bone reliefigi tiun krimegon, mi devas skizi iomete la lokon. — La Ringstrato ronde ĉirkaŭas la plej malnovan parton de Vieno, la unuan distrikton aŭ tielnomatan «internan urbon». Sur la loko de Ringstrato estis en antaŭaj tempoj fortikaĵoj, kiuj ĉirkaŭis la internan urbon. Nun ĉiu parto de Ringstrato formas belajn, larĝajn aleojn, kun belegaj palacoj, muzeoj k parkoj. La parto de Ringstrato, kie okazis la priskribota murdado, etendiĝas unuflanke de la Gete (Goethe)-monumento ĝis la operejo. La kontraŭa flanko komenciĝas tie, kie troviĝas eleganta burĝa kafejo, nomata «Kaisergarten» (laŭvorte tradukita: «imperiestra ĝardeno»); iom pli antaŭe, rekte kontraŭ la menciita Gete-monumento, estas la monumento de la klasika verkisto Ŝiler (Schiller), kiu staras en malgranda publika ĝardeno. Ĉe la fino de l’ aleo kontraŭ la operejo troviĝas alia granda burĝa kafejo, nomata «Heinrichshof» (Hajnriĥshof). La tuta alelongo ambaŭflanke de unu ekstremo al la alia estas tre mallonga k povas tute oportune esti trapaŝita per malrapida irado en la daŭro de tri minutoj. Antaŭ la operejo deflankiĝe de Ringstrato estas la plej frekventata strato de Vieno, la tielnomata Kerntnerstrato, la promenejo de la riĉa k montriĝema burĝaro. Kerntnerstrato deflankiĝas de Ringstrato je la angulo de operejo ĝis la placo de la katedralo de Sankta Stefano k trans tiu placo daŭrigo estas la Rotenturmstrato ĝis alia parto de Ringstrato. Kontraŭ la operejo, tie, kie estas la jam menciita kafejo «Heinrichshof», estas ambaŭflanke de Kerntnerstrato (kiu etendiĝas mallongan pecon trans Ringstrato), komenciĝ- k finpunktoj de multaj tramvojlinioj; k fine de tiu parto de la strato disetendiĝas k disradias ĉiudirekten stratoj en la aliajn distriktojn de Vieno. Do Kerntnerstrato kun la operejo k kun la du anguloj de la parto de Kerntnerstrato kontraŭ la operejo, estas la tielnomata opereja kruciĝo, la vera centro de Vieno k samtempe la centro de la plej densa trafiko. De la komenciĝo de Rotenturmstrato ĝis la operejo iradas senĉese tage k nokte amasoj da homoj, precipe dumtage tiuj, kiuj iras hejmen el aliaj distriktoj de la laborejoj aŭ plenumas komisiojn.

Kion faris nun la polica murdistaro? Ĝi kaŝis sin en iu loko de la du priskribitaj aleflankoj. Kiel en ĉiuj

— pàgina 5 —

SENNACIULO — 45

SCIIGOJ EL GERMANIO

Metallaboristoj en Berlino ekstrikis la 15. okt., ĉar laŭ decido de ŝtata arbitrulo en nova tarifo la ĝisnunaj salajroj estu reduktotaj je 6—8%. Kvalifika laboristo perlaboris laŭtarife 1,12 mk. (1 dol. = 4.20 mk.). Strikas pli ol 130 mil personoj, t. e. 9/10 el ĉiuj dungitoj. La situacio por la strikantaro estas tre malfavora, ĉar multaj fabrikoj pro manko de mendoj laboris nur dum 3 aŭ 4 tagoj semajne, krome la entreprenistaro estas decida nepre venki en tiu ĉi batalo por timigi la laboristaron en la tuta regno.

La socialdemokrataj gazetoj admonas la laboristaron esti unueca en tiu ĉi lukto k gardi la disciplinon. La komunistaj ekde la unua tago insultis k kalumniis la gvidistojn sindikatajn k provis strikigi laboristojn ankaŭ en aliaj partoj de Germanio.

«Kompreneble ankaŭ niaj partik-doj partoprenas la strikon», skribis la nacisocialista gazetaro. Nome la partio en Berlino konsistas grandparte el proletoj k tiuj ne longe demandis la partiinstancojn je ilia permeso. Post la ekstriko la loka grupo Berlina deklaris: Kiu strikrompas, estos eksigata! La organo de Hitler, kiu estas legata ĉefe de neproletoj, skribis kvazaŭ senkulpige: «Laŭ nia opinio la striko direktiĝas kontraŭ la Jang (Young)-plano.»

Henriko Ford posedas muntejon ankaŭ en Berlino. Jam antaŭe li pagis al la tieaj laboristoj ĝis 2.30 mk. pohore k precize dum la ekstriko li altigis la salajrojn de siaj Berlinaj dungitoj, kiuj kompreneble ne kunstrikas. Tiun altigon ĝustatempan la burĝa gazetaro nomas provoko.

Regimenttagoj nomiĝas ĉe ni renkontiĝoj de eksmilitistoj. Preskaŭ ĉiujare kunvenas multaj da ili en la iamaj garnizonoj, laŭdire por rememorigi la tagojn de komuna danĝero. Kutime ili alvenas sabaton posttagmeze k pasigas la vesperojn en restoracioj, en kiuj ili fortigas sin per alkoholaĵoj por la streĉoj de l’ venonta tago. Dum tiu mateno iu «frontpastro» en preĝejo aŭ tombejo babilas multajn edifajn frazojn pri heroismo, amo al patrio k eterna vivo, nur ne pri la kvina ordono. Posttagmeze eminenta eksoficiro daŭrigas la laboron de l’ pastro, bedaŭras, ke ne ĉiuj ekskamaradoj ĉeestas, certigas, ke germanaj soldatoj neniam malvenkis, asertas, ke dummilite subuloj k superuloj estis kvazaŭ fratoj k aludas, ke espereble tiaj tempoj reestos. Poste: «Germanio super ĉio» k ĝenerala sen-malutiligo de alkoholaĵoj. — Nur malmultaj laboristoj troviĝas inter la festantoj, ili konsistas plejparte el etburĝoj: komercistoj, metiuloj, oficistoj.

Literaturo pri la mondmilito estis tre ŝatata dum la lastaj monatoj. Tra fenestro de librovendejo mi vidis 63 diversajn verkojn primilitajn. La plej multaj aŭtoroj estis germanoj, nur kelkaj libroj estis tradukitaj el franca k angla lingvoj. Multaj verkistoj ja klopodis montri ĉiujn abomenajn trajtojn de l’ milito, tamen la efiko de iliaj libroj estas ofte tute kontraŭa al ilia intenco. Strange estas, ke ne ekzistas teatraĵo de germana aŭtoro el la medio de l’ milito. Francaj k anglaj verkoj estis ludataj sur germanaj scenejoj k havis grandan sukceson precipe antaŭ proleta publiko. Zehrer (6732).

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

El Latvio

Je 12. okt. okazis ĉe vilaĝo Spietini, proksime de la maldekstra bordo de l’ rivero Daŭgava, inaŭguro de monumento por ekzekutitaj revoluciuloj, sur la loko, kie caraj ĝendarmoj k soldatoj dum revolucio de l’ jaro 1905 pafmortigis 8 ĉasitajn revoluciulo[nelegebla] La monon por la monumento k[nelegebla] «Raina Klubs» (Biedrib); [nelegebla] aŭguron partoprenis proksim[nelegebla] organizoj kun siaj standardoj [nelegebla] gitoj el la ĉefurbo Riga. [nelegebla] Rizga, unu el la lokaj tiutempa[nelegebla] luci-gvidantoj, kiu sukcesis rif[nelegebla] caraj ĝendarmoj, faris la ina[nelegebla] paroladon. Estas la dua monum[nelegebla] la unuan, kaŝe starigitan mal[nelegebla] post la ekzekuto, forprenis caraj [nelegebla] darmoj post kelkaj horoj k dronigis [nelegebla] la rivero. La observintoj ĉe l’ ekzekuto rakontas, ke la ekzekutotoj kredis povi forkuri, interkonsentinte kun la pafontaj soldatoj, ke tiuj flankenpafu aŭ nur iomete vundu ilin. Sed la ĉeestantaj oficiroj ordonis alligi la ekzekutotojn al arboj, k kvankam laŭ interkonsento antaŭe kelkaj estis nur

aliaj tagoj de la semajno, konstante venadis homoj de aliaj distriktoj, de Kerntnerstrato k ankaŭ simple daŭrigante la vojon, de parto de Ringstrato, kiu etendiĝas kontraŭ la operejo aŭ kontraŭ la kafejo «Heinrichshof». Ili ne povis vidi la fipolicanojn kaŝitajn. Ili tute trankvile iradis k absolute nenion sciis pri tio, ke ie en la mallonga vojo ekzemple, malantaŭ Gete-monumento aŭ antaŭ la Ŝilerparketo ktp. estis kaŝitaj murdeavidaj fipolicistoj. Ili nenion sciis pri tio, ke kruela sorto destinis ilin al murdiĝo aŭ kripliĝo, k apenaŭ ili proksimiĝis al la murdista kaŝejo, jen subite alkuregis pafilarmitaj murdistoj k sen antaŭa averto pafadis senĉese en la homojn per «dumdum«-pafaĵoj (ne inventaĵo, sed protokole k en parlamentejo de socialdemokrata deputito Baŭer pruvita vero). Amaso da senkulpaj homaj estaĵoj ĝismorte trafite aŭ grave vundite ruliĝis en sia sango kun korpoj disformitaj k disŝiregitaj per la terura dissplitanta efiko de l’ dumdum-pafaĵoj.

Kio okazis plue? La insida murdistaro, post plenumo de sia krimego, malaperis en sian kaŝejon. El la diversaj partoj de l’ urbo, preterpasante la operejan kruciĝon, baldaŭ alvenis aliaj homoj. Ili vidis kuŝi meze en la strato mortajn aŭ sangantajn homojn k kiel en tiaj okazoj faras ĉiuj homoj en la tuta cetera mondo, ili proksimiĝis al la viktimoj parte pro scivolemo, parte pro helpema instinkto. La murdistaro en sia kaŝejo fiatendis k kiam la homoj estis sufiĉe proksimaj, jen subite denova murdista alkurego k dumdum-salvo en la homojn k denova sanga terura ruliĝo, stertoro de mortantoj k ĝemegado de kruele vunditaj. Tiu terura insidmortigado daŭris multajn horojn k por pliintensigi la buĉon, senĉese aŭtomobiloj, plenŝtopitaj je policaj murdistoj, trakuregis la Ringstraton k seninterrompe dumdum-pafadis al la trotuaroj mortigante k vundante senkulpulojn.

Por tutplena klarigo kaj komprenigo de la neesprimebla fia polica krimo mi devas diri, ke la opereja kruciĝo je la tempo de tiuj fiagoj ne estis barita k la irado k trafiko tie dum la tuta tago ne malpermesita, ĉar en tiu okazo la homoj memkompreneble estus reirintaj k trapasintaj Ringstraton en alia parto. La situacio ĉe la opereja kruciĝo por la trafiko k irado estis tute la sama kiel en ĉiuj aliaj tagoj dum la semajno. La homoj do tute senkulpe, sen eĉ plej eta provokado aŭ malbonfaro de sia flanko, rekte iris al sia morto.

En la sama fia maniero, sen antaŭa averto, sen baro de strato nek konigita malpermeso pri trafiko aŭ irado, la fipolico agis en multegaj aliaj lokoj.

(Daŭrigota.)

[REKLAMO p.5] Neniu esperantisto plu rajtas fuŝe uzi la lingvon, de kiam aperis la PLENA VORTARO DE ESPERANTO. Volumego de 536 pĝ. en formato 14×20 cm. Prezo: bindita ekzemplero 10 mk. g. afrankite, broŝurita „ 9 „ „. Nur por aktivaj membroj (t. e. membro-abonantoj) de SAT validas rabato de 20 % je tiu ĉi verko. Mendu ĉe Adm. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 aŭ Direkcio de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX.

— pàgina 6 —

46 — SENNACIULO

vundetitaj k sin ŝajnigis mortaj, ili ne evitis teruran morton: la oficiroj ordonis subakvigi la kadavrojn en glacikovrita rivero Dagaŭva, k la ŝajnmortajn ekbaraktantojn mortigis nun la oficiroj mem, kiam ili ne volis subglaciiĝi. Laborulo.

Parlamentbalotoj en Finnlando

En la voĉdonado por la parlamento partoprenis 1 128 885 da personoj kontraŭ 949 533 ĉe antaŭaj balotoj. El 200 sidlokoj 134 estas akiritaj de la burĝoj (ili havis 118); socialdemokratoj havas nun 66 lokojn, antaŭe estis 59. Komunistoj havas nun neniun lokon (antaŭe 23¹). Senlaboruloj estas nun 7414, en pasinta jaro estis je sama tempo 3133. H. J. N. (13 071).

El la proleta artmovado en Japanio

[nelegebla] proleta artmovado en Japanio [nelegebla] dekjaran memorriĉan historion, kiun ni povas dividi en jenajn periodojn: 1. Periodo de «Tanemakuhito» (La Semantoj) 1921—1923; 2. Periodo de «Bungei-Sensen» (Literatura fronto) k «Nihon Proletaria Bungei» (Jap. prol. literaturo), kiu poste nomiĝis «N. P. Geijucu» (Jap. prol. arto), de 1924—1927; 3. Periodo de skismiĝo, 1927—1928; 4. Periodo de NAPF (Nihon Artista Prol. Federacio), de 1928 ĝis nuntempo. La unua skismo en la movado okazis en junio 1927, la dua en novembro 1927, kiam komencis interbatali tri artistaj grupoj. Sed en marto 1928, en la uragano de registara subpremado al la proletaro, du el ili unuiĝis sur marksisma bazo. La nova organizo batalas por defendi eldonadon de revoluciemaj literaturaĵoj k eldonas mem serion de japanaj prol. verkoj. Lastatempe ĝi entreprenas eldonon de «serio de laŭprofesiaj noveloj», invitante verkistojn ellabori novelojn pri diversaj industriaj fakoj, kiujn ĝi liveros je malalta prezo al la popolamasoj. En teatro ekzistas multaj preparaj grupoj, kiuj ankoraŭ ne povas memstare labori, tamen kelkaj prol. teatro-grupoj agadas jam per publikaj prezentoj; en la prezentoj de «Trunk-Gekijo» 70 ĝis 80% de l’ rigardantoj estas laboristoj.

Laŭ «Scienco Proleta» (n-o 10), Tokio.

¹ [nelegebla]stis komplete eliminitaj pro la reg[nelegebla]bitra diktatoreco. La balotoj staris [nelegebla]a minaco de l’ «Lappo»-faŝistoj, kiuj [nelegebla]taj ree marŝi al Helsinki, kiel en [nelegebla] ili ne per leĝaj rimedoj akirus la [nelegebla]n. (Laŭ «M.» — Red.)

La faŝismo en Hispanio

Delonge maltrankviligas la loĝantaron de Hispanio iu d-ro Albinana, organizanto de faŝista partio en Hispanio. Laŭ siaj diroj li elpaŝas por trankviligi la landon. Li tion faras atakante per sia regimento gazetredaktejojn, ekzemple tiun de l’ gazeto «Ni» (Nostros). Ĉi tiu d-ro Albinana, kiu dum sia studotempo ne akiris famon, nun konatiĝas pro siaj politikaj malbonagoj, en kiuj li estas helpata de la registaro Berenger. Eble li kredas, ke Hispanio bezonas sian Musolini, kiel Italio. La proletaro, lacega je la sinsekvaj diktaturoj, respondos al tiuj intencoj. La loĝantaroj de Barcelono, Sabadell, Teraso ktp. nun estas atentegaj pri eventualaj estontaj atakoj de l’ faŝistoj. Dum 7-jara periodo de subpremo, de silento k gazet-malaperigo la proletaro nutris k disvastigis siajn ideojn.

Jaume Folch (15 412), Sabadell.

TRA ESPERANTIO

KOMUNIKO DE LA DIREKCIO

En sia kunsido de 21. X. 30 la direkcianoj aŭskultis la tekston de diversaj leteroj de SAT-anoj k eĉ rezolucion de ĉefkunveno de Novjorkaj SAT-anoj, kiuj kondamnas la sintenon de CK de S.E.U. k ties decidojn en kunsido de 7. VIII. 30, k alvokas la Direkcion procesi kontraŭ ĉiuj koncernuloj kun la celo ilin eksigi plej rapide. Tiujn dokumentojn ni transdonis al la Kontrol-Komitato de SAT.

Per nia artikolo sur pĝ. 22 (n-o 315) ni jam sciigis, ke estas transdonita por esploro al la K. K. la originalteksto (de ni ricevita el du fontoj) de la Protokolo pri la kunsido de CK de S.E.U., en kiu estis faritaj skismigaj decidoj k kiu portas la subskribon de la Gen. Sekretario de S.E.U., Drezen. Al tiu Instanco ni liveris ankaŭ tutan aron da leteroj k dokumentoj el jaroj 1922—30 pri la «kazo Drezen». La K.K. havas tiel la eblon konstati, ke niaj diroj en la koncerna artikolo de n-o 310 estas tute fundamentitaj. Tiujn dokumentojn ni liveris post ricevo de skriba prohonora atesto de la tri K.K.-anoj, ke ili absolute sekretos la nomojn de niaj informantoj.

* * *

Estas decidite liveri la ĵus finpresitan protokolaron pri la X. Kongreso en Londono al la kongresaliĝintoj senpage; tamen, en la intereso de niaj sovetiaj K-doj, ni turnas nin al la koncernatoj kun la insista peto ke ili pagu la negrandan aĉetprezon por tiu broŝuro kun la destino, ke ni sendu por tiu libervola pago la broŝuron al iu sovetiano. Ĉu konsentite?

* * *

Sovetianoj bonvolu noti, ke diversaj SAT-amikoj estas pretaj prunti monon al vi por aboni al «S-ulo» aŭ «LNE». Tiaj K-doj, kiuj promesos nepre repagi la sumon pruntitan tuj kiam la monrilatoj ree normaliĝos, skribu pri tio al la Sidejo de l’ Plenum-Komitato de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX.

* * *

Malgraŭ la fortaj insid-atakoj kontraŭ nia Asocio, ĉi tiu daŭrigas nedevojigeble plej aktive sian pozitivan laboradon. Dank’ al subteno de lojalaj SAT-anoj ni povos eĉ intense daŭrigi la eldon-agadon. Post ĵusa aperigo de l’ 11-a volumo de «Biblioteko de Sennaciulo» (Poemo de l’ Plugisto) ni transdonis al la presisto manuskripton por proks. 120-paĝa duobla volumeto de l’ «Biblioteko»: traduko el Tolstoj. Plie ni notis kun aprobo la sciigojn de K-do Lanti pri liaj aktualaj klopodoj prepari la duan eldonon de l’ Plena Vortaro, kiu estas planita trivoluma por, konformiĝante al la financa povo de prolet-esperantistoj, ebligi aparte aĉeti la de ĉiuj nepre bezonatan 1-an volumon: Komunlingva Parto. La 2-a enhavos la Teknikan Parton, kiu estos multe pli ampleksa k kompleta ol en la unua eldono, k la 3-a estos geografi-historia; super ĉi tiu lasta parto jam laboras diversaj kompetentuloj-SAT-anoj.

Ke ĉiu sciu ĝuste taksi la celadojn de SAT k subtenu siaparte nian agadon per fortigo k firmigo de l’ organizo, per oferemo k laboremo, per baro al ĉiuj disigaj intrigoj. Malgraŭ reteno de nia mono en Moskvo; malgraŭ la fakto, ke ĝi estas dume uzata por subfosi nian agadon per disvastigo de malveraĵoj, ni tamen staras firme k estas optimistaj pri la estonto de nia Asocio. Ĝi ja estas bazita sur ĝustaj principoj k iras laŭ la sole irebla vojo. Ni konsilas al ĉiuj lojalaj SAT-anoj, ke ili organiziĝu gvardie en ĉiu urbo por rebati al la detruaj klopodoj de la subfosantoj.

EL NIAJ LETEROJ

. . . Ni ĉiuj scias, kiel forta estas la malamo inter la diversaj laboristaj partioj, ni scias, ke ili interbatalas reciproke per preskaŭ ĉiuj rimedoj, k dume ili forgesas, ke la laborista klaso nur havas unu malamikon, la kapitalismon. Por ke la SAT-anaro ne faru la saman eraron kiel la politikaj partioj, sport- k kelkaj kulturorganizoj (inter ili la germanaj lab. esperantistoj), ni ĉiuj devas agi. Ĉiu malkaŝe k honeste diru sian opinion: Nia asocio povas nur profiti per tio.

— pàgina 7 —

SENNACIULO — 47

Ĉu laboristoj malsampolitikaj povas labori kune? Jes, ili povas, se ili volas! Ĉiu cedu iomete flankenŝovante sian particelon, k pripensu, ke alia ankaŭ havas politikan konvinkon, k ke ĉiuj laboristoj klaskonsciaj havas la saman celon: liberigo de l’ laboristaro el jugo de kapitalismo. Estas certe, ke diversaj opinioj kelkfoje ekinterbatalas, sed la kamaradeco ĉiam venkas, se la Gek-doj havas la sinceran volon kunlabori. SAT ja montris k ankaŭ montros, ke la kunlaboro de malsampartianoj estas ebla. Ili ja laboras pro la sama celo! — 10 564.

*

. . . K-do Lanti E. Mi laboras nun kiel instruisto de desegnado en la lernejo de l’ fabriklernantaro ĉe Stalingrada metalindustria fabriko «Ruĝa Oktobro». Mi interparolis kun administracio k kun laborista komitato de l’ fabriko, k rezulte de l’ interparoloj estas tiu anonco¹, kiun mi ĵus sendas al vi. Mi tre petas vin presigi sur pĝ. de «S-ulo» tiun anoncon por ke ni povu efektivigi projektotan organizadon de sennacieca labor-esp-ista kolonio ĉe Stalingradaj fabrikoj. Ĉi lastaj ja bezonas multajn centojn da kvalifikitaj laboristoj, k ni SAT-anoj bezonas sennaciecan esp-istan kolonion, kiu estas efektivigebla en St. Mi ne dubas, ke vi plene komprenas la gravon por SAT-movado de tiu afero k tial nepre iros renkonte al nia ideo. Abonigu al nia fabriko «S-ulo»n; ĝian koston k tiun de l’ anoncoj ni alsendos tuj, kiam translimigo de mono estos ebla. Kun kamaradeca saluto A. Sajapin (2985).

Alvoko por defendo de la unueco en SAT

Ni honestaj SAT-anoj de Crimmitschau, kiuj ni ĵus travivis la abomenindajn sekvojn de la skismo en la G.L.E.-movado, kun profunda bedaŭro konstatas la samajn celojn en SAT.

Ge-SAT-anoj tutmondaj! Ĉu vi toleros, ke la fiera, per nepriskribeblaj penoj kreita konstruo de nia esp-unuecorganizo proleta estu subfosata de nerespondemaj egoistoj? — Ne! tio ne povas esti via volo. Do! kontraŭbatalu ĉiujn klopodojn, kiuj povas endanĝerigi la unuecon en SAT. Malakceptu kun ni ĉian skismon, de kie ajn ĝi venu. Postulu kun ni senrestan plenumon de paragrafo 1-a (2-a parto) de nia Statuto. Agu laŭ la devizo de K. Marks: Proletoj tutmondaj unuiĝu! Pruvu al la aliaj laboristaj organizoj, ke tio estas efektivigebla, se ekzistas fera volo por tio. Vivu la unueco en SAT!

SAT-grupo Crimmitschau (Germanio). 4406, 3860, 16803, 16802, 5855, 16801, 16814.

¹ Vd. pĝ. 48.

FOR LA PARAZITEMO!

Kvinfoje depost la kongreso en Londono mi ricevis vizitojn de kongresintoj (ĉiuj el la sama lando, sed mi ne nomu ĝin). Ili alvenas senaverte k nepetate. Ili alvenas senmone k sen iu celo, escepte resti dum unu aŭ du aŭ pli da semajnoj. Mi estas laboristo, nuntempe mi registriĝis senlabora (k pro tio mi ne povis ĉeesti la kongreson, kvankam mi aliĝis en januaro). Do, gastigi nedifinitan nombron da viroj, kiuj alvenas senantaŭaverte k dum nedifinita tempo, estas ĝena tasko. Antaŭ jaro mi, en la samaj kondiĉoj, devis prizorgi tri SAT-anojn, kiuj alvenis ĵus antaŭ enlitiĝo. Unu vizitinto eĉ ofendiĝis, ĉar kiam li foriris, mi ne donis al li iom da mono! (Kompreneble ĉiuj, pri kiuj mi parolas, gastiĝas senpage)¹.

Nu, jen la afero. Mi scias, ke laŭ paragrafo 34 (rubriko Servoj) en la Statuto mi rajtas ne atenti tiun, kiu ne konformiĝas al nia Statuto k «postulas elspezojn je la kosto de la peranto». La rezulto el tio estas, ke niaurbaj SAT-anoj intencas skribi al Lajpcig por peti, ke iliaj nomoj k adresoj nepre ne plu presiĝu en estontaj Jarlibroj. Kion vi konsilas? Ĉu ne alvenis la tempo forte kontraŭi la parazitemon enŝteliĝantan en la SAT-vicoj?

Eksplutato.

¹ Iu volis resti 3 monatojn en mia hejmo (senpage kompreneble) por studi la anglan lingvon.

Peresperanta vojaĝo de Viena tramisto al Stokholmo

Ni resumas ĉi sube longan raporton de Viena tramisto k SAT-ano pri lia libertempa vojaĝo per interŝanĝo al Svedio, konsentante kun la aŭtoro pri la utilo de tiaj peresp-aj interŝanĝvizitoj. — Red.

Bedaŭrinde pro la malbona financa situacio de la Vienaj K-doj tramistoj, la valutaj cirkonstancoj en Aŭstrio, mia propono organizi libertempan interŝanĝon inter Vienaj k Stokholmaj tramistoj ne estis efektivigebla. Tamen almenaŭ la subskribinto kun sia K-do efektivigis tian interŝanĝon dum sia forpermeso, garantiante reciproke senpagan loĝejon, manĝaĵon por 2 semajnoj k libertempon samtempan. La 12-an de julio mi forveturis de Vieno al Stokholmo, la unuan fojon kiel esp-isto. Post dutaga restado ĉe konatoj en Berlino mi alvenis Malmö-on, kie min atendis proks. 20 K-doj tramistoj uniforme vestitaj. Tro rapide pasis la tiea restado en frata rondo. En Stokholmo, alian tagon, atendis min same multaj K-doj tramistoj, k ankaŭ K-doj Johansson k Eriksson, longjaraj esp. pioniroj en Svedio. Grupbildo k artikolo pri Vienaj tramistoj aperis sekvantan tagon en du gravaj gazetoj. Dum la du semajnoj, kiujn mi pasigis en Sundbiyberg-Stokholmo k ĉirkaŭo, mi konatiĝis kun multaj tramistoj, kies daŭra gasto mi estis. Ili invitis min al peraŭtomobila vojaĝo en k ekster la urbo aŭ motorboatveturo. Kelkfoje mi ankaŭ vizitis la esp. kunvenojn, kie mi parolis pri la vivo de l’ Vienaj tramistoj ktp. Same kiel en Malmö mi ricevis de la tramdirekcio en Stokholmo senpagan bileton por la daŭro de mia restado. Akompanate ĉiam de multaj K-doj, mi povis bone studi la vivkondiĉojn de l’ svedaj K-doj tramistoj. Preskaŭ ĉiuj posedas grandan loĝejon lukse meblitan kun banĉambro k telefono. 200 aŭtomobil- k 600 motorboat-posedantoj estas inter ili.

Neforgeseblajn tagojn mi dankas al esp-o k al mia sveda amiko A. Ŝil (Schyll), kiu faris ĉion eblan por bone gastigi min. Fine forveturante de Stokholmo mi sentis, ke mi forlasas paradizan landon k atingos baldaŭ la inferon de Eŭropo, kie degenerinta burĝaro mortigas laboristojn k ĵetas senkulpajn infanojn en la riveron Mur. Multon mi profitis el la vojaĝo, kiu precipe donis al mi la forton daŭrigi la varbadon por nia lingvo. Se mia vojaĝo eble instigos ankaŭ aliajn K-dojn interŝanĝe viziti sin dum ilia libertempo, mi estus treege kontentigita.

K. Wiedermann, konduktoro ĉe la Viena tramvojo (6723).

RADIO — LENINGRADO

Dum novembro okazos disaŭdigoj de l’ Leningrada Stacio (ondlongo 1000 m.) je 2., 9., 12., 19., 22., 29., de 22.05 ĝis 22.30 h. laŭ MET. La 9-an de nov. la disaŭdigo estas dediĉota al 13. datreveno de Okt. revolucio.

G. T. (1473).

TRA LA MOVADO

KRONIKO

BRITIO. Komenciĝis kurso en New Malden (26. 9.). SAT-ano 16 164 instruas laŭ «Petro». 8 lernantoj. Ĉiuvendrede, je 20-a horo, en Stanley Av. 35. — NEDERLANDO. La klopodoj en Amsterdamo enpenetri la laboristaron pli k pli fortiĝas, la sukcesoj estas montrataj per la nombro da enskribitaj lernantoj por la nunaj vintraj kursoj. La distrikto Amsterdamo enskribis la 500-an lernanton. Fondiĝis en sama urbo kanthoro miksita, nomata lab. kantgrupo «La voĉo». Kunvenoj dimanĉe matene en «Oost Indie», Middenweg 26 o. Nombro da ĝisnunaj anoj: 25. Direktanto: K-do Meyer Smeen, sekr-ino C. v. d. Meulen (A’dam-W.).

ĈE LA NEŬTRALULOJ

La 4-an Pollandan esp. kongreson en Lodz (20./21. sept.) partoprenis proks. 300 personoj. Oni pridiskutis la preparlaborojn por la Univ. Kongreso de Esp. en Krakovo (1931) k inaŭguris solene memortabulon ĉe angulo de strato Zamenhof.

*

Je 5. 10. okazis jarkunveno de Rejnland-Vestfalia Esp. Ligo en Düsseldorf kun 150 partoprenantoj el 20 urboj. Krome ĉe-

Korekto. En la raporto pri «Svedaj elektoj» (aperinta en n-o 314, p. 10) necesas fari jenan korekton: Komunistoj (anoj de Kominterno) ricevis 6 mandatojn, komunistoj (eksiĝintaj el Kominterno) 3. — D. G. (15 030).

— pàgina 8 —

48 — SENNACIULO

estis nederl. esp-istoj. En la pasinta jaro novaliĝis al la Ligo 6 grupoj. Köln restas sidejo.

*

Dank’ al grandskale organizita reklamo de Esp. Turista Komisiono per disvastigo de esp-lingvaj prospektoj en Estonio, proksimume 1200 estonoj vizitis somere Svedion k speciale la Stokholman ekspozicion; preskaŭ ĉiuj venis pere de supre citita komisiono, kiu ankaŭ aranĝis sukcesplenan propagandvojaĝon de l’ hindo Lakŝm. Sinha tra Estonio dum sept. k oktobro, kie li parolis antaŭ plenplenaj salonoj. En novembro li iros al Latvio.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

N. Kubenskij, Mikaelo. Biblioteko de soveta P-T-T-isto. Eld. C.O.E.L., Moskvo 1930. Kun antaŭparolo de Tumaŝev. 24 pĝ. Form. 11×15½. Prezo: 12 kop. Havebla ĉe R. Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig.

La rakonteto celas elmontri la diferencon inter la malnova cartempa poŝtisto k la nova postrevolucia PTT-isto en USSR. La antaŭparolo estas proporcie multe tro longa por tia mallonga rakonteto, preskaŭ tiel longa kiel la rakonto mem! Ĉi tiu estas presita en rusa k esp. lingvoj. Estas diversaj eraroj, pri kiuj oni ne scias, ĉu ili estas gramatikaj aŭ presaj. Aliaj estas evidente preseraroj, kiuj troas.

S. Krijijanovski, Kiel ni konstruas socialismon. Trad. S. Isajev. Eld. CK. SEU, Moskvo. 1930. Prezo: 5 kop. 13 pĝ. Form. 11×14½. Sen kovrilo.

Agiteca broŝureto pri la plenumo de l’ «kvinjara plano» sub gvido de Lenina partio, kiu «sukcese forigas ĉiujn barojn, kuntiras siajn vicojn eksigante for de sia vojo ĉiujn hezitantojn k dubantojn».

Esperanto-bretona vortareto. Roparz Hemon. Internacia Kelta Biblioteko n-o 2. «Gwalarn». Brest. 1930. Form. 13×19. 32 pĝ. Prezo (afrankite): 0,75 svis. frk.

La libreto enhavas la ĉefajn radikojn de l’ esp. vortaro k enkonduke mallongan gramatikon por bretonlingvanoj. Kial enkonduki la vorton «marono», dum ekzistas «kaŝtano»?

A. Tomov, Religio — filozofia vivkoncepto de Petro Danov. Eld. «Nova Kulturo», Burgas (Bulg.). 27 pĝ. Form. 12×20. Prezo nemontrita. Klarigo pri la ideologio de l’ sekto «Universala Blanka Frataro», kiu estas «malproksima de la areno de l’ akraj sociaj bataloj».

Primer de Maig. La Festa Internacional del Treball. J. Jókai. Eld. Joventut Republicana Federal. Sabadell. 1930. Dekdupaĝa katalunlingva propagandilo por la 1-a de majo, kun trafa alvoko por lernado de esperanto.

Luise Otto, Vorbeugen nicht abtreiben (Antaŭmalhelpi, ne abortigi). 71 pĝ. 12×18 cm. Prezo: 0,80 mk. g. Desegnoj de F. Petters. Eld.: W. Pfannkuch & Co., Grosse Münzstr. 3, Magdeburg.

Germanlingva konsililo por geedzoj k geedziĝontoj. Populare verkita.

Victor Serge, L’An I de la Révolution Russe (La Jaro I de l’ Rusa Revolucio). La komencoj de l’ diktatoreco de l’ Proletaro (1917/18). Form. 14×19 cm. 472 pĝ. Prezo: 20 fr. Franclingva. Eld. Librairie du Travail, 17 rue de Sambre & Meuse, Paris (10).

La aperon de tiu ĉi verko, same kiel de la sekvantaj sam-eldonejaj broŝuroj, rifuzis anonci la ĝenerala k oficiala jurnalo de l’ librovendado en Francio.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»:

Orenburga Komuno, 13.9., El Bulgario (fonto ne menciita!).

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Signalen, Stokh., 16. 10., The New Dawn, Manĉestro, 27. 9., Leipz. Volkszeitg., Leipzig, 10. 10., Der prol. Atheist, Dresden, 1. 10. (lerta propag. artik.), Les Primaires, Issy-les-Moul., okt., Bulletin de la Typogr. Unitaires, Paris, sept./okt., Le Prolétaire (konstrusind.), Paris, okt., Le Réveil Ouvrier, Nancy, 15. 10., Le Cri du Peuple, Paris, 22. 10., El Socialista, Las Palmas, 9. 10., ITF-Bulteno, Amsterd., okt. (rubr.).

NIA POŜTO

11 297. — Loko mankas; manuskripto sendita al la Admin., kiu esploros la aferon.

R. Sch. 14 359. — Loko mankas nuntempe, por rekomenci la diskuton pri tiu temo.

10 522. — Event. organizajn notojn de la Sekcio ni kompreneble akceptas.

KORESPONDADO

BULGARIO

Ĉiuj Gek-doj ne ricevintaj resp. el Plovdiv de jenaj K-doj: Stojan Todorov, str. Mitropolit Panaret 40; Milan Krotev, ul. Volga klon 3, Nr. 5, bonvolu reskribi k redoni siajn adr., ĉar la L estas forprenitaj de la polico dum nia aresto. — K-do Todor Sofroniev, str. Mitropolit Panaret, 42 Plovdiv, kĉl, pri ĉ. temoj.

FINNLANDO

K-do Vilho Ruohonen, Sirkusk. 3 B. 27, Helsinki, kĉl, PI, PM, bfl. Unufoja resp. gar.

FRANCIO

K-do A. Drain, 27 rue de Vesle, Reims, kun ambaŭseksaj junkomunistoj ĉl, pri ĉ. temoj.

GERMANIO

K-do Herbert Schädlich, Talstr. 22, Rotschau b. Reichenbach/Vogtl., kĉl, L, PK. Resp. garantiata. Veturontojn al la olimpio en Vieno mi ĉefe salutas.

K-do Walter Petzold, Talstr. 22, Rotschau b. Reichenbach/Vogtl., kĉl, pri ĉ. temoj, por perfektigi sin, L, PK. Certe resp., skribu multnombre!

— Fiŝbredanta (amatoroj) unuiĝo koresp. kun samaj grupoj k individuoj kĉl, L, PK. Adr.: I. Höcky, Lessingstr. 28, Ludwigshafen/Rh.

K-do Hans Rettig, Essener Str. 58, Buer i. Westf., kĉl, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

HINDO-ĈINIO

— Ĝis januaro 1931 la adreso de l’ mondvojaĝanto perbicikla, SAT-K-do Peraire estas: Saignon, Poste restante.

NEDERLANDO

K-do A. Lopes Dias, Afrikanerpl. 38/II, Amsterdam, kĉl, pri ĉ. temoj, PI.

POLIO

— 10 Gek-doj koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata. Adr.: Henriko Goldŝtajn, str. Pomorska, 7, Lodz.

SOVETIO

— 20 Gek-doj (studentoj, elektristoj) korespondas kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI, PM, gaz., jurn. Adr.: Odessa, ul. Komsomolskaja 34, Elektroteĥnikumo, «Krujok Esperanto» al A. Skolenko.

SVEDIO

— Malgranda studrondo koresp. kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI, PM, bfl, ktp. Adr.: «La Studrondo», Poŝtkesto, 789, Stokholmo, I.

[REKLAMO p.8] K-do Otto Dürrwanger Berlin (Germ.) Gustav-Müller-Str. 39, deziras korespondi kun ĉiuj landoj pri ĉiuj temoj.

Jenaj org. koresp. kĉl.: junkom-istoj, turista, IRH-ĉeloj, rondeto de ĵus komencintoj, kol. k individue. Menciu aĝon, temon k profesion, L, PI, bfl, aĵojn. Sendu salutleterojn al XIII. datreveno de Okt. Revol. Neniu timu silenton. Certe resp. Adr.: E. Melnik (12 874), Pokrovka 31, obŝĉejitie, Moskvo.

AVERTO!

Mi avertas pri Wijnand Schoeman (Suman), loĝinta en Eindhoven k Enschede (Nederl.), kiu nun verŝajne migras en Germanio. Li nomas sin SAT-ano k havas membrokarton de Kompartio k RH. Li trompis ĉi tieajn K-dojn k estas nefidinda.

Lab. Esp. Grupo (Enschede).

Tre grave por SAT-anoj!

Diversnaciaj geesp-istoj-senlaboruloj! Ni — Stalingradaj esp-istoj povas helpi al vi trovi k ricevi laboron en Stalingr. fabrikoj, se vi estas perfekte kvalifikitaj metalindustriaj laboristoj. Sciado de rusa lingvo por tio tute ne necesas. Ĉiu alilanda K-do, kiu simpatias al Sovetio, povas ricevi laboron ĉe ni k translogiĝi al ni. Laborpagon k loĝejon ni garantias. Detaloj per korespondo. Ŝtalfandistoj, lamenistoj, ŝtaltornistoj, ŝaftotornistoj, forĝistoj k ĉiuj al. K-doj, kiuj deziras labori ĉe ni k kun ni, skribu tuj viajn mallongajn aŭtobiografiojn k sendu al ni laŭ adreso: Sovetio, Stalingrad, fabriko «Ruĝa Oktobro», K-do Sajapin A. Skribu nepre esp.-lingve. (2985).

FRANCIO. Al junuloj el ĉiuj landoj!

Mi deziras artikolojn pri via socia vivo, kiujn mi presigos. Respondo garantiata. Sendu al K-do Aubry Louis, 1 rue Martineau-des-Chesney Auxerre (Yonne).

ENHAVO

paĝo
Miaj mondmilitaj rememoroj 41—42
Kion fari? 42—43
7-a de novembro 1917—1930 43
Konsumkooperativa movado en USSR 43
Por savi la imperion 44
Memoro je la 15-a de julio en Vieno 44—45
Sciigoj el Germanio 45
La klasbatalo tra la mondo 45—46
Tra Esperantio 46—48
Korespondado, Anoncoj 48

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

Núm. 319, 13 de novembre de 1930

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

7-a JARO, N-o 319 — LEIPZIG, 13. / 11. 1930

[BILDO p.1 | 31,5,68,15] La emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

INTERNACIISMO — PATRIOTISMO

Johano Ĵores (Jaurès).

Kiuj provas identigi internaciismon kun sennaciismo, tiuj estas ĉu sinceruloj politike analfabetaj, ĉu konsciaj erarigantoj. Tion plej elokvente pruvas la ĉi suba traduko. Ĝi estas ĉerpita el «La Nova Armeo» de Jores, aperinta unue en 1910 k reeldonita en 1915, post la morto de l’ aŭtoro.

En la 560-paĝa verko la subĉapitro, el kiu ni tradukis, surhavas la saman titolon kiel la ĉi-supran. Ni bedaŭras, ke nia malgranda gazeto ne ebligas publikigi la tutan subĉapitron, kiu estas 30-paĝa en grandformata libro. Estis do eble elekti k traduki nur la plej karakterizajn partojn. Ili tamen sufiĉas por plene pruvi, ke la internaciismo, laŭ klarigoj de plej eminenta k aŭtoritata homo, ne celas sennaciigi la mondon. Ni aldiru, ke la opinio de Jores pri tiu demando estas nuntempe ankoraŭ tute ortodoksa inter gvidantoj el la laborista movado. Cetere, estas neneigebla fakto, ke la II-a k III-a Internacioj subtenas la vidpunkton pri neceso de nacia sendependeco. Sekvas el tio, ke la sennaciismo, kiu neas tiun neceson, estas hereza doktrino — kiun SAT neniam celis enprogramigi.

Kvankam Jores estis tre lojala patrioto-internaciisto, li tamen estis akre atakata de la francaj ŝovinistoj. Ili ja opiniis, ke la fama oratoro perfidis Francion, parolante sen malamo pri Germanio. Tial iu juna fanatikulo, sugestita de tia agitado kontraŭ Jores, pafmortigis lin en fino de julio 1914. — Trad.

… La proletaro ne estas ekster la patrio. Kiam, en 1847, Marks k Engels eldiris, en la Komunista Manifesto, la faman frazon, tiom ofte ripetatan k ĉiusence uzatan: «La laboristoj ne havas patrion», tio estis nur pasia pikparolo, paradoksa rebato, k cetere maltrafa, al la polemiko de la burĝaj patriotoj, kiuj denuncis la komunismon kiel detruanton al la patrio. Cetere, Marks mem rapidis korekti k limigi la signifon de sia formulo. Li tuj aldonis:

«Sendube la proletaro devas unue konkeri la politikan povon, stariĝi kiel nacia suverena klaso k konsistigi per si mem nacion; k en tiu senco ĝi estas ankoraŭ ligita al iu nacio. Sed ĝi ne estas tiel en la senco de l’ burĝaro.»

Tio estas sufiĉe malklaraj k vanaj subtilaĵoj. Kiel la proletaro povus konsistigi nacion, se la nacio ne jam ekzistus k se la proletaro ne havus vivantajn rilatojn kun ĝi? Kaj se la Manifesto volas nur diri, ke klaso ne havas patrion tiom longe, kiom ĝi ne estas plene mastro super la patrio, tiom longe, kiom ĝi ne konkeris la politikan povon, ĝi devas deklari, rilate al la tuta periodo de l’ malnova monarkio, ekde la timema stariĝo de la Komunumoj ĝis la franca Revolucio: «La burĝoj ne havas patrion.» Tio estas substitui serion da abstraktaj k nenaturaj revolucioj al la profunda revolucia evoluado tiom ofte k forte difinita de Marks mem. Tio estas sarkasma neado pri la historio mem, k pri tio, kio estas originala k forta en la marksista dialektiko. Tio estas la ideo oferita al la pikparolo…

… Per senkompata malamo Marks persekutis la rusan carismon, kiu estis, dum la eŭropa krizo el 1848, la granda forto de la kontraŭrevolucio. Li petegis al la angla popolo k al la angla registaro, dum la okazaĵoj en Krimeo, ke ĝi nepre kontraŭstaru al Rusio k li esperis, ke la falo de l’ moskva giganto estos la signalo por demokrata k revolucia renoviĝo. Ĉu la indiferento de l’ proletaro al la patrioj ne liverus Eŭropon al la kozakoj? Sed se la proletaro el Okcidento estis vokata por defendi, krom la sendependeco de la demokrataj nacioj, sian propran agadliberon k siajn priestontajn ŝancojn, tio signifas, ke ĝi havis interesojn en la patrio; tio signifas, ke estis absurde k danĝere diri: la proletoj ne havas patrion. Ili estus ĵetitaj, kiel elradikigita herbo, al ĉiuj fluoj de la reakcia perforto.

Tial Marks estis tiel konvinkita, ke la tuto de l’ germana mondo estis necesa por la eŭropa civilizo k por la posta progreso de l’ socialismo, ke en 1859 li vidis kun malfido la intervenon de Napoleono la III en Italio kontraŭ la aŭstrian superregadon. Li timis, kiel atestas liaj leteroj al Lasal, ke Napoleono, post kiam li estos malfortiginta la germanismon ĉe la rivero Po, kun pretekste kunhelpi la italan sendependiĝon, revenos ĝin kontraŭbatali ĉe la Rejno k remeti Germanion sub kuratorecon… Tio estis ĉe Marks profunde nacieca zorgo, ligita kun antaŭzorgoj pri la libero de Eŭropo minacata de la Bonaparta diktatoreco k pri la kresko de l’ proletaro. Restis do nenio el la frazo en la Manifesto krom plia ekzemplo pri sarkasma troigemo k polemikaj rikanoj, kiuj estis la malvirto de vigla intelekto, cetere turmentita, malgraŭ ĝia aroganta decideco, de nesolveblaj kontraŭdiroj. Laŭgrade kiel la demokratioj malvolviĝas k kiel la nacioj stariĝas, la pasio de l’ proletaro nature sin direktas al aliaj objektoj. Novaj problemoj ekstaras. Necesas kompletige aliigi la politikan demokration en socian demokration. Necesas inokuli la aŭtonomajn patriojn per internacieca spirito k certigi en la universala paco, per la interkonsentita penado de l’ laboristoj el ĉiuj landoj la evoluadon de la socia justo. Sed la demokratio k la nacio restas la esencaj k fundamentaj kondiĉoj por ĉiu posta k supera kreado…

… Laŭgrade kiel la homoj progresas k kleriĝas, aperas la neceso liberigi ĉiun patrion el la klasoj, el la kastoj por fari el ĝi, per la suvereneco de l’

— pàgina 2 —

50 — SENNACIULO

laboro, la aferon de ĉiuj. Aperas ankaŭ la neceso aboli en la internacia kampo la naturan¹ staton, submeti la naciojn en iliaj reciprokaj rilatoj al juraj reguloj, sankciitaj per la aktiva interkonsento de ĉiuj civilizitaj popoloj.

Sed tiu nacia k internacia aliiĝo de la patrioj estas ebla nur, se ĉiu homo, kiu portas en si la novan ideon, agas en sia patrio k sur sian patrion. Per la espero, per la komuna k koncentrigita agado, ĉiuj proletoj, ĉiuj homoj ŝatantaj la socian juston k la internacian pacon apartenas antaŭe al la sama homara patrio, al la universala patrio de la liberigita laboro k reamikiĝintaj nacioj. Sed tiun altan idealon ili ne projekcias en la malplenaĵon. Ili povas ĝin efektivigi nur en la aŭtonoma nacio, laŭ metodoj por agado k batalo, kiujn sugestas aŭ trudas la historio de ĉiu lando, per la elementoj liveritaj de ĉiu nacia substanco.

Kiam oni diras, ke la socia k internacia revolucio neniigas la patriojn, kion tio signifas? Ĉu oni pretendas, ke la aliiĝo de socio devas okazi el ekstere k per ekstera perforto? Tio estus neado pri la tuta socialista ideo, kiu asertas, ke nova socio povas ekstari nur, se ties elementoj estis preparitaj de la nuna socio. Sekve, la revolucia, internacia, universala agado surhavos la markon de ĉiuj naciaj realaĵoj. Ĝi havos por kontraŭbatali en ĉiu lando apartajn malfacilaĵojn, ĝi havos en ĉiu lando, por kontraŭbatali tiujn malfacilaĵojn, apartajn rimedojn, la proprajn fortojn el la nacia historio, el la nacia propra spirito… La socialismo ne apartigas sin de la vivo, ĝi ne apartigas sin de la nacio. Ĝi ne forlasas la patrion; ĝi utiligas al si la patrion mem por ĝin aliigi k pligrandigi…

… Kiam iu revolucia sindikatisto ĉe la lastatempe okazinta kongreso en Tuluz (france: Toulouse) ekkrias: For la patrioj! Vivu la universala patrio! li ne deziresprimas la malaperigon, la neniigon al la patrioj en grandegan mezbonaĵon, en kiu la karakteroj k la spiritoj perdus sian reliefon k koloron. Tiom malpli li deziresprimas la forgluton de la patrioj en grandegan sklavecon, la servutiĝon de ĉiuj patrioj al la patrio la plej bruta k la homan unueciĝon per la unuigo de grandega militismo. Kriante: For la patrioj! li krias: For la egoismo k la antagonismo de la patrioj! For la ŝovinismaj antaŭjuĝoj k la blindaj malamoj! For la fratmortigaj militoj! For la patrioj el subpremo k detruo! Li vokas tutkore al la universa patrio de la liberaj laboristoj, de la sendependaj k amikaj nacioj…

¹ Kontraste al la civiliza stato. Klarigo de la Trad.

… Tial en ĉiuj siaj kongresoj¹, la laborista k socialista Internacio memorigas al la proletoj el ĉiuj landoj pri la duobla k nedisigebla devo plugi la pacon, per ĉiuj rimedoj, kiujn ili disponas, k protekti la sendependecon de ĉiuj nacioj¹…

… Ke la duobla tasko batali, eĉ revolucie, kontraŭ la militon k protekti en la batalo la sendependecon de la nacioj¹ estas tiom malfacila kiom grandioza, tion scias la proletoj. La klaso, kiu prenas sur sin tiun gloran k gravegan respondecon, devigas sin mem al grandega penado el edukado, el organizado, el lerto k heroeco. Ĝi naive ne pretendas fermi antaŭe en bone ekvilibran formulon tumultajn okazojn. Abstrakta skemo ne sufiĉas por gvidi la homojn en tiuj konfuzaj k teruraj krizoj. Sed tio estas certa, ke la malcedema volo de la Internacio estas, ke neniu patrio suferu en sia aŭtonomo… La sendependeco de la nacioj havas en la Internacio sian plej altan garantion; en la sendependaj nacioj la Internacio havas siajn plej potencajn k plej noblajn organojn. Oni povus preskaŭ diri: iom da internaciismo malinklinigas al la patrio; multe da internaciismo inklinigas al ĝi. Iom da patriotismo malinklinigas al la Internacio; multe da patriotismo inklinigas al ĝi…¹

Esperantigis Herezulo.

¹ La substreko estas nia. — Trad.

¹ Varianto: Iom da internaciismo malfortigas la patriotismon; multe da internaciismo plifortigas ĝin. Iom da patriotismo malfortigas la internaciismon; multe da patriotismo plifortigas ĝin.

SCIIGOJ EL TERASO (TERRASSA)¹

La situacio de l’ sindikatismo

Delonge oni klopodas reorganizi la Unuecan Sindikaton en siaj diversaj sekcioj; tamen tio ne progresas rapide. La organiza komitato, kies plimulto konsistas el neseriozuloj, ne havas la sufiĉan konfidon de l’ laboristaro; ankaŭ ili provas porti la tendencan batalon en la sindikatojn. Pro enŝovo de la anarkista tendenco, la komunistoj malaprobas ilian konduton. La anarkistaj sindikatistoj kun aliaj eksigitaj respublikanoj el «Respublika Frateco» (Popoldomo) laboras sekrete por disigi k forteni la nekonsciajn proletojn de l’ sindikato, anstataŭ labori por envicigo de ĉiuj laboristoj en unueca proleta fronto k por sendependeco de l’ Unueca Sindikato de iu ajn proleta tendenco aŭ partio. La Sindikato devus esti nur ekonomia institucio, kiel antaŭe estis la revolucia sindikatismo. Pro ĉi tiu ĉefa kaŭzo la reorganizado ne finiĝas. En la tago, kiam mi verkas ĉi tiujn liniojn, finfine refondiĝis la Fabrika Teksa Sindikato, kiu estas ĉefparto de l’ Unueca Sindikato aliĝita al C.N.T. (Konfederacio Nacia de Laboro).

[BILDO p.2 | 38,44,66,67] Karikaturo «Hispana politiko»: du sinjoroj interparolas; unu kun malhelaj okulvitroj kaj barbo, la alia kun cilindra ĉapelo, granda nazo kaj lipharoj, levanta fingron.

— Ĉu vi kredas, ke la cenzuro daŭros?

— Ne ŝancelu ni la instituciojn, mia kara, kiuj helpas «konservi» la landon.

Sed pro tiu prokrasto k la malordo ĉe la Terasa laboristaro la burĝaro kuraĝas pli k pli ekspluati: en multaj industriaj branĉoj la manlaboristo ricevas nur 35 pesetojn semajne por 48-hora laboro, anstataŭ 50, kiel regule estas fiksita la minimumo por simplaj laboristoj.

La politika agitado

Okazis en Popoldomo grandega publika kunveno, kiu estis organizita de Maldekstra Respublika Junularo. La granda festsalono estis plenplena je homoj, same la kafejo k ĝardeno apudaj, en kiuj estis starigitaj laŭtparoliloj; sume ĉeestis 5—6000 personoj. Ĉiuj entuziasme aŭskultis la revolucispiritajn paroladojn. Plej aplaŭditaj estis Ventura Gasol, fama revoluciema poeto, kiu salutis en la nomo de Kataluna Ŝtato, en la nomo de la kataluna ĉefgvidanto Francisko Marcia, kiu estas forpelita el Barcelono k ekzilita al Bruselo. Gasol parolis unuafoje politike antaŭ la publiko post sia ekzilo; emociite li diris frazojn de revoluciema sentemo, alvokante prepari la renverson de l’ monarkio. La ĉeestantaro freneze aplaŭdegis. Poste parolis K-do Kompanjs (Companys), kiu diris i. a., ke la hispana reĝo kiel ido de Burbona familio estas fremdulo, kiu rompis, je kio li cere-

¹ Urbeto proksime de Barcelono, hispanlingve: Tarrassa.

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA LERNANTO»

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 51

monie juris kiel reĝo, la Konstitucion; ke tial la reĝo ne estas reĝo, nek la registaro hodiaŭ estas registaro, nek la provincestro — provincestro ktp. Sekret-policisto aŭdinte tion ordonis al la oratoro fini la paroladon k sekvi al policejo. Sed la tuta amaso defendis la parolinton k kriante «Morton al la reĝo! Vivu la Revolucio!» ĝi minacis la polic-provokiston.

Kelkajn tagojn poste Kompanjs, Pestanja k multaj aliaj estis arestataj; oni ne povis kapti Gasol, ĉar li jam kaŝis sin. La policistaro traveturas la stratojn per kirasaŭtomobiloj kun maŝinpafiloj. Tamen la diktatoro Berenger asertas, ke ni iras al normala stato. Kompreneble tiu persono estas ludilo en la manoj de l’ absolutisma fireĝo Alfonso XIII, kiu estos la lasta hispana reĝo, espereble senkapigota.

Esperantismo

La movado disvastiĝas iom kontentige ĉe la neŭtraluloj; ili gvidas preskaŭ tri kvaronojn; nur unu kvarono da esperantistoj apartenas al SAT. Tamen ni lab. esp-istoj faras fruktodonan propagandon k pensas, ke la estonto pli favoros nian klasmovadon k nutros niajn malfortajn ĉelojn. En Teraso estas preskaŭ 300 esp-istoj, plejmulte izoluloj, nur 4 SAT-anoj. Mi apartenas al Respublika Societo «Frateco», al ĝia Kultura, Esperanta Fako k kontraŭstaras en ĝi al indiferento kontraŭ esp-o (la nuna komitato de l’ societo ne interesiĝas pri nia movado). Baldaŭ fondota Centro por Sociaj Studoj helpos al nia afero. K-do 15 553 gvidas du kursojn en neŭtralaj societoj, sed mi varme rekomendis al li SAT-anigi siajn lernantojn. 15 042.

FERNANDO DIAZ DE MENDOZA

La 21-an de oktobro mortis en Vigo la fama aktoro Diaz de Mendoza, naskita de nobela familio, kiu, kvankam li lernis kun samaltranguloj, interesiĝis pri la proleta vivo. Kiam li estis knabo, li ludis gracie k seninterese teatrajn komediojn, eble nepensante, ke post kelka tempo li estos unu el la plej bonaj k kapablaj aktoroj. Lia emo al teatro kondukis lin al Madrido. Tie, kie oni ludis antaŭ la nobelaro belajn, senriproĉajn komediojn, li estis prezentata al la ĉefaktoro k baldaŭ ludis mem rolon.

Pasis sufiĉe da tempo; lia famo kreskis; sed li jam ne plu estis nobelo, li estis nur la aktoro Diaz de Mendoza. Edziĝinte kun la tiama plej talenta aktorino hispania, Mario Guerrero, li prezentis kun ŝi multajn dramojn k komediojn. Ili estis la preferatoj de l’ nobelaro, de l’ burĝaro k ankaŭ de la laborista amaso. Estis luksaj, senriproĉaj komedioj por riĉulinoj, kiujn ili prezentis. Tiel ili gajnis multe da mono, kiun ili elspezis helpante aktorojn ne-samsukcesajn. Tiu paro prezentis kuraĝe en plej luksaj teatroj laboristajn batalojn, laboristan mizeron ktp., montrante al la burĝaro ĉion, kion ĝi faris. Ili prezentis la bestan mizervivon de l’ homoj por hontigi la riĉularon.

Nun alia fakto okazinta en multaj urboj: prezentinte komediojn en la ĉefa teatro, iutage ili aperigis afiŝon, dirantan, ke ili ne donos prezenton morgaŭ, k samtempe en la popola domo afiŝo anoncis, ke la geaktoroj Guerrero-Mendoza senpage prezentos faman laboristan verkon (Daniel, Juan Jose k. a.). Tiel agante ili akiris al si la amon k estimon de l’ popolo. Ili kutimiĝis viziti en ĉiu urbo la popolan domon k ŝatis paroli kun la proletoj. Kvankam Diaz laboris senĉese pli ol 40 jarojn, li nun mortis neriĉa, — pruvo, kiu ankaŭ lin honorigas. Kun lia morto la hispana proletaro perdas karan aktoron, kiun ĝi defendis kontraŭ la burĝaro.

José Carnicer (11 580).

Ne deŝiritaj de nia movado estos la sovetiaj K-doj, se vi helpos al ili plue aboni al «S-ulo»! Estu certa pri ilia dankemo! Pagu help-abonon al la ADMINISTREJO EN LEIPZIG!

LETERO EL BULGARIO

Burĝaj gazetoj gloras la ordon, la bonan administracion k la grandan «kulturon» en Bulgario. Sed la laborista popolo sub la tie regantaj metodoj travivis k travivas nigrajn tagojn. 25 mil laboristoj k kamparanoj sume estis mortigitaj de la faŝismo, miloj devigitaj forlasi Bulgarion pro timo je morto, aliaj miloj estas en malliberejoj. La laborista klaso ne havas eblon defendi siajn interesojn k konstrui siajn klasajn organizojn. Sendependaj sindikatoj k lab. partio ne povas libere agiti. Dekoj da kunvenoj estis malpermesataj de l’ polico k multaj personoj arestiĝis, ĉar ili ne volis forlasi la kunvenojn. Ankaŭ liberaj strikoj k batalo por plibonigo de l’ vivkondiĉoj ne povas okazi. Ekzistas tre belaj leĝoj en Bulgario, sed bedaŭrinde ili estas nur surpaperaj. La 8-hora labortago estas malofta; plej multaj laboras 9—10 horojn.

Nuntempe en Bulgario estas proksimume 100 mil senlaboruloj, kiuj ricevas nenian subvencion, ĉu ŝtatan aŭ labor-oficejan. La laborsezono daŭras 8 monatojn, de aprilo ĝis oktobro; ofte tamen laborokazo troviĝas nur dum 6—7 monatoj. Senlaborulajn manifestaciojn dispelas la policistaro, helpate de l’ fajrobrigado.

Antaŭ kelkaj semajnoj estis proceso en urbo Rustenkie [?] kontraŭ laboristoj pro politikaj motivoj. Dum tiu tempo la urbo estis plena de alvokoj protestantaj kontraŭ la proceso, k montriĝis ruĝaj standardoj en diversaj lokoj de l’ urbo, eĉ sur la militista klubejo.

Burĝaj sciencistoj k verkistoj klopodas en la servo al la registaro (kontraŭ bona pago) konvinki la laboristaron pri la neceso de l’ nuna ordo. Altrangaj ŝtatoficistoj estas bone pagataj: la komunumestro de Sofio, samtempe prezidanto de minejo «Pernik», ricevas sume 50 mil levojn monate, dum malaltranga oficisto ricevas 1500 ĝis 2000 l. (100 levoj = ĉ. 0,75 dol.).

Sekve de la nun reganta politika k ekonomia krizo la bulgara popolo estas tiom malriĉa, ke eĉ ĝi ne plu povas pagi impostojn. La financministerio ne ricevante monon ordonis konfiskon al objektoj. Miloj da vilaĝanoj tiel devis lasi al la impostprenisto meblojn, kaldronojn, litojn k brutojn.

Okaze de edziĝfesto de l’ bulgara reĝo kun itala princino la registaro faris grandegajn elspezojn. Ĉiuj stacidomoj en Sofio estas renovigitaj, same la vaporŝipo «Verdinont». Ĉiuj domoj k butikoj en Sofio devis esti ornamataj per italaj k bulgaraj flagoj. Ĉiuj stratbutiketoj devis malaperi. Ĉiuj domoj, kiuj ne havis belan aspekton, devis esti kolorataj. Malobeantojn minacis monpuno k aresto. Jen nova malfeliĉo por la malriĉuloj!

La polico estas en Bulgario la plej prizorgata k grava institucio. Ĝi povas fari, kion ĝi volas. Tiel aperis en la Plovdiva gazeto «Pabeda» de 18. oktobro ĉi-jare artikolo pri polica batado, arbitra arestado k turmentado al du geedzoj, kiuj iris vespere al stacidomo. La edzino estis perfortata de 14 policanoj en la regiona policejo de Pozarĝiko. Alia vojaĝantino estis perfortata nur de tri policanoj pro ruza elturniĝo; nome ŝi diris, ke ŝi estas tuberkuloza. Certe tiaj neleĝaj agoj de ĝendarmoj k policanoj estas senpunaj k tiuj uloj havas plenan agliberon.

Nun, kiam italaj k bulgaraj gazetoj estas plenaj de reciprokaj laŭdoj pri la du popoloj, necesas fingromontri al tiaj faktoj; la popolo cetere bone memoros pri ili, kiam venos la horo de l’ venĝo.

Bulgariano.

[REKLAMO p.3] Ne estas kara libro la Plena Vortaro de Esperanto! Ĉar tiu verko, konstanta laborilo en la manoj de ĉiu esperantisto, havas daŭran valoron k ne estas komparebla kun iu ajn romano, kiun post lego oni formetas sur librobreton k ne plu tuŝas. 536 paĝoj. Form. 14×20 cm. Prezo: bindita 10 mk. g., broŝ. 9 mk. SAT 23, rue Boyer, Paris XX, aŭ Colmstr. 1, Leipzig O 27.

— pàgina 4 —

52 — SENNACIULO

LA POLITIKA SITUACIO EN AŬSTRIO

Post la militfino stariĝis ankaŭ en Aŭstrio respubliko kun konstitucio, kies ĉefa leĝo diras: «Tutpova estas popola decido». La renverso, kiu detruis la iaman monarkion, donis al la popolo plenan decidpovon pri la regformo. La burĝaro estis senpova kontraŭ la indignitaj popolamasoj, kontraŭ la soldatoj venintaj de la frontoj. Tiam estis la socialista partio, kiu havis simpation inter la amasoj k apogon por starigi tiom da ordo, ke ne okazu ĥaosaj interbataloj k fina plena pereo de l’ tuta ŝtato. Terura malsatego regis en lando, kiu devas, por sin nutri, importi du trionojn de la nutraĵoj. Sen sanga batalo okazis la revolucio. La imperiestro estis forpelata, la aristokratio nuligata k ĝenerala, sekreta balotrajto estis la bazo por «popola memregado» — demokratio.

Bedaŭrinde demokratio ne nur estas bazo por spirita evoluo, sed plej ofte ankaŭ fundamento por demagogoj, por fipolitikistoj, atingi la estrecon super la popolo. Kiam la popolo ankoraŭ furiozis pro sia mizerstato, kiam la burĝaro timis bolŝevikan alfluegon, sinjoro Sajpel (Seipel), ĉefo de l’ kristansociala partio, aprobis la demokration. Sed kiam la revolucia ondo haltis, komenciĝis la jezuita intriga demagogio en Aŭstrio. La socialistoj sukcesis soci-politike en la unuaj jaroj, precipe en Vieno, per konstruado de loĝdomoj, higienaj, kulturaj ktp. institucioj. Ili sukcesis plibonigi la laboristajn rajtojn en diversaj fakgrupoj, kiuj estis k restis bone organizitaj, ekz. la fervojistoj. Ili regadis kune kun la kristansociala partio ĝis aŭtuno de 1920. Estis ŝajna laborist-kamparana registaro, ĉar kamparanoj estas ĉefaj membroj de l’ «nigra partio». Poste regis ĉefe nur la kristanoj kun aliaj

[BILDO p.4 | 38,20,65,45] Foto de la domego Lindenhof en Vieno: altaj loĝdomoj ĉirkaŭ korto kun fontano kaj statuo.

La domego Lindenhof, unu el la imponaj loĝdomegoj de la komunumo Vieno

pli malgrandaj burĝaj partioj. Tiel la burĝaro povis plifortigi sian politikan povon. Anstataŭ socipolitika antaŭenmarŝo, okazis halto, escepte en Vieno, havanta laŭ konstitucio Liglandajn impostrajtojn; ĝi restis la sola ruĝa insulo en la pli k pli «nigriĝanta» Aŭstrio, k nevenkebla fortikaĵo de l’ laboristaro.

Sekvis jaroj de inflacio (ĝis 1922). Jen venis la «savanto de l’ patrio», s-ro Sajpel. Li ricevis prunte de internacia bankistaro kelkcent milionojn da frankoj. Kompreneble li eluzis sian famon de «savinto» por politikaj celoj. La socialistoj, kiuj kontraŭis la prunteprenon, dirante, ke radikala imposto al grandaj monposedantoj havigus la saman rezulton, ne sukcesis en sia kontraŭstaro. Tra marĉo financa estis gvidata la popolo de tiu tempo (spekulado je franca franko, bankoskandaloj ktp.). Dume la laboristaro vivis mizere. Impostoj premantaj ĉefe la popolon, kreskis; senlaboreco pligrandiĝis; financkontrolisto de l’ internacia bankistaro devigis eksigi kelkcentojn da ŝtataj, fervojaj k. a. oficistoj. Anstataŭ demokratio — regado de l’ plutokratoj, de l’ kapitalismo.

En tiu situacio troviĝas nun Aŭstrio. Jam depost 3 jaroj regas faŝismemo. Depost la malfeliĉa julio 1927 Aŭstrio staris antaŭ la akra interpuŝiĝo de l’ diversaj tendencoj. Sajpel, vidante, ke li sensukcese laŭ demokrata maniero batalas, fariĝis favoranto de l’ faŝismo, protektanto de ĉiu agado, kiu malebligas alvenon al povo de socialistoj.

En sekvonta artikolo mi pritraktos la lastdatajn konsekvencojn de l’ orientiĝo registara al la faŝisma flanko.

Al. Ramŝak.

Por pruvi mian fidon al SAT k ĝin helpi iomete, mi jam nun pagas mian aktivan kotizon por 1931. (8094)

Memoro je la 15-a de julio en Vieno

(Daŭrigo. Vidu n-ojn 312, 313, 315, 316, 317, 318)

Okazis ankaŭ, ke la polico, ĉiam senaverte, faris longdaŭran, persekutan pelĉason, ĉiam dumdum-pafante. Mi konas okazon, ke K-dino, honesta, trankvila, pacema, kiu tute orde iris kun aliaj gelaboristoj el la laborejo al Ringstrato, estis en homamaso, kiu estis senĉese pelata per dumdum-pafanta fipolicanaro de la Justecpalaco ĝis preĝejo en Burggase. Tiu estas vojo, kiun tre malrapide oni trairas dum dek minutoj! Nur hazarde la K-dino ne estis trafita, k penplene k peze spirante pro spasma mortoteruro ŝi deflankiĝis en straton kontraŭ la preĝejo aŭ proksime de tie k fine, senpova k elĉerpita, ŝi feliĉe estis ekster danĝero.

Oni komparu tiun nebezonan senavertan murdadon kun la sinteno, kiun la polico aŭ la militistaro observas en aliaj landoj, antaŭ ol ili pafas. En la iama aŭstro-hungara monarkio ekzistis pri tio tre precizaj k severaj instrukcioj. Estis dirite, ke la fajfado k hurlado, kiujn la manifestaciantoj ĉe malordoj kutimas enscenigi, neniel devas esti kaŭzo por ekpafo. Eĉ ĉe efektivaj atakoj de la manifestaciantoj, kiel ŝtonjetado, esprimas tiu instrukcio, ke oni ne rajtas tuj pafi, sed devas unue pafi en la aeron averte. Simpla «fi»-voko, kiu certe ne sonas agrable, sed neniel doloras, vundas aŭ mortigas, estis de la viena polico ofte respondata per tuja senaverta ekpafo.

Mi citu ekzemplon de persona sperto antaŭmilita en Italio: Sur grandega placo homoj rifuzis obei la postulon de l’ karabenuloj reiri. La amaso terure fajfis, hurlis, fi-kriis. La karabenuloj trifoje mallonge blovis en trumpeton. La amaso ankoraŭ ne obeis. La soldatoj ankaŭ nun ne pafis. Ili plektis la brakojn boksmaniere k, ne boksante aŭ batante, simple antaŭen kuris forŝovante la homojn. Tiuj tuj komprenis, rekuris k ne plu kontraŭstaris. La 15-an de julio 1927 la viena polico pafis ĉe tiaj k eĉ malpli gravaj okazoj.

Nur kronike mi mencias, ke de la 16-a posttagmeze ĝis la 18-a noktomeze estis ĝenerala trafika striko en tuta Aŭstrio.

La kanceliero Sajpel (Seipel) diris en la parlamentejo, parolante pri la viktimoj de l’ 15-a de julio: «Postulu nenion de la parlamento k de l’ registaro, kio ŝajnas milda por la viktimoj k kulpuloj en la tagoj de l’ fatalo… firmaj ni volas esti.» Sekve de tiuj vortoj multaj miloj da katolikoj eksiĝis la eklezion.

Sed tio ne estis ankoraŭ ĉio, kion da malbono faris la diservanto, la prelato Sajpel. En publika alvoko algluita strate la 18-an de julio, Sajpel asertis mensoge inter aliaj malveraĵoj, ke la manifestaciantoj kunportis benzinon, per kiu ili ekbruligis la Justecpalacon. La polico siavice asertis, ke la manifestaciantoj elrabis benzinan deponejon antaŭ la Justecpalaco. Plie la polico rakontis, ke la elektrolaboristoj jam venis al la manifestacio kun ferostangoj k krampoj k estis en armitaj veturiloj.

Esploroj rezultigis, ke eĉ ne unu sola guto da benzino mankis ĉe la deponejo k la direkcio de la elektrejo komunuma deklaris, ke la tuta veturilaro k ilaro estis kompleta dum la tempo de l’ manifestacio.

— pàgina 5 —

SENNACIULO — 53

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

Elementa lernejo k proletaro en Polio

La influo de l’ pastraro je la lernejoj en Polio estas certigita per tio, ke la instruministerio nomiĝas: Ministerio de Religiaj Konfesoj (je unua loko!) k Publika Klerigo. Tiel principe diversaj du fakoj estas kunigitaj. Laŭ cirkulero de ministro Dobrucki instruisto ne rajtas paroli pri siaj politikaj konvinkoj por ne «enfali la idean konflikton almenaŭ kontraŭ parto de socio». Principe ekzistas la sepjara lernejo (vere nur sur papero) k okjara mezlernejo (gimnazio). Devus laŭprograme interkonsenti la 5-a, 6-a k 7-a klasoj de elementa lernejo kun la 1-a, 2-a k 3-a klasoj de mezlernejo. Sed por malfaciligi eniron al gimnazio de prolet-infanoj, la lernplanoj en la superaj klasoj de l’ popollernejoj diferencas de tiuj en la unuaj gimnaziklasoj, k la ekzameno post 7-jara elementa lernado ĉiam favoras la burĝinfanojn. Nur 58% da lernejoj posedas siajn proprajn konstruojn, k eĉ ĉe ĉi lastaj okazas, ke por 70 infanoj estas lernejsalono 8½-kvadratmetra, dum la leĝo postulas 54 kv. m.! Por elkonstrui ĉiujn necesajn konstruojn por popollernejoj (inkluzive loĝejoj por geinstruistaro) oni devus dum 12 jaroj elspezi 343 milionojn da zlotoj jare. Dum la pastraro ricevis monaldonon de 22½% al siaj salajroj, la instruisto perlaboras malsat-salajron (proks. 200 zl.¹ monate). Ne nur inter proletidoj en elementlernejoj oni mortigas la klerigon, sed ankaŭ en universitatoj. Malriĉaj studentoj ne povas pagi la postulatan monsumon ĉe universitatoj.

K. K.

¹ 1 zloto = ĉ. 0.10 dol.


Eduklaboro ĉe anglaj kooperativoj

Por junaj kooperativanoj okazas diversaj vesperaj aranĝoj, precipe pri vendarto k. a. temoj, en sudanglaj urboj, kiuj estas bone vizititaj en Bornemaŭs (Bournemouth), dum en kelkaj urboj kiel Saŭshempt’n (Southampton) k Portsm’s (Portsmouth) estas malfacile allogi pli junajn anojn ĉeesti. En kelkaj pli grandaj urboj oni forpermesas junulojn por ĉeesti la tagkursojn. Al sukcese studintaj oni permesas ĉeesti 9-monatajn senpagajn kursojn ĉe kooperativa kolegio, ankaŭ semajn-kurson ĉe somerlernejo. Por plenaĝuloj k junuloj ekzistas apartaj someraj lernejoj. Infankursoj montriĝis tre popularaj (por 8—12-jaruloj). La kursoj celas inspiri la kooperativajn idealojn al la infanoj, vekante intereson per agrabla metodo kunliganta ludon kun instruo. Virinsekcioj celas iniciati novan sociordon, en kiu kooperado anstataŭos kapitalismon.

La «Arbarspertula Frataro» (Woodcraft Fellowship), kiu provizas amuzon k instruon al gejunuloj maturiĝantaj, estas iom komparebla kun la skolta movado, sed kun kooperativaj idealoj.

M. Upsdale (8044).

Pli forte aŭdiĝus la voĉo de via gazeto tra la mondo, se ĝi denove povus aperi en amplekso de 12 paĝoj! Por tion atingi, estu aktivulo en la varbado de abonantoj!


Forigo de ruĝa propagando en usona altlernejo

La plej granda altlernejo en la mondo estas la «New Utrecht High School» en Usono kun 10 mil lernantoj, kiuj troviĝas en ĉefdomo k diversaj krom-domoj. La honor-ama ĉefo, d-o Poter (Potter), estas fifama pro sia parademo. La arĝentaj tasoj gajnitaj en sportkonkuroj kun aliaj altlernejoj de la lerneja sportularo ornamas lian ofican ĉambron. Bona okazo por gajni fifamon estis ekfrapo kontraŭ Historia Klubo, fondita de studantoj, kiuj kunvenis en siaj liberhoroj por studi k diskuti historion. Estas komunistaj k socialistaj gelernantoj, kiujn ne kontentigis la historio nevera k bigota oficiale instruata al ili. D-o Poter likvidis la klubon k akiris la deziratan famiĝon, ĉar la granda Novjorka Tempo (New York Times) presigis duonkolonon pri la okazo.

Ben Odinov (13 268).


Granda luksa hotelo

estis konstruata en Kemnic (Chemnitz), Germanio. Kiel kutime dum la malferma festo kunestis multaj riĉuloj. Nekutime estis, ke policistoj kun fusiloj devis zorgi, por ke ekstere ne okazu amasiĝo de homoj; sed komprenebla fariĝas tio, se oni pripensas, ke en nia urbo pli ol 40 mil personoj vane serĉas laboron.

(Zehrer.)


Pli ol naŭdek personoj el la manifestaciantoj estis murditaj de la fipolicanoj k nur 4 el ĉi lastaj mortis. Proksimume mil manifestaciantoj estis vunditaj, inter ili multaj kripligitaj por la tuta vivo. La vundoj estis teruraj pro la efiko disŝireganta de la dumdum-pafaĵoj. Denova pruvo pri la polica kvalito estas la fakto, ke policanoj protokole deklaris ĉe la socialdemokrata partio, ke ĉe la disdonado de l’ dumdum-kartoĉoj ili atentigis siajn ĉefojn pri tiu cirkonstanco petante forigon de tiu municio k anstataŭigon per normala. La policaj estroj rifuzis tion fari.

Kvankam la policanoj parolis pri kelkcentoj da vunditoj (ili citis nombron inter 400 k 600 proksimume), eĉ ne unu sola el tiuj vunditoj mortis k eĉ ne pri unu sola estis komunikite, ke li suferis daŭran, gravan konsekvencon de l’ asertitaj vundoj.

919 personoj estis denuncitaj de la polico al la estraro k 317 el tiuj devis esti liberigataj. Oni tenis la homojn kelkajn tagojn en arestostato, poste ili estis 4 ĝis 7 semajnojn en ekzamena aresto, ĝis oni fine demand-esploris ilin en la juĝejo. Speciale fian sintenon la polico montris, ŝajnigante la arestitojn krimuloj longan tempon antaŭ la juĝo, publikigante en la burĝa gazetaro la ekzaktajn, detalajn personindikojn k adreson de la homoj. Ĉe antaŭ-punitoj, la polico detale citis tion krome.

Oni pripensu tiun neesprimeblan fiagon polican: Multaj el tiuj homoj devis esti liberigataj kiel absolute senkulpaj; tamen ilia pripersona indiko aperis en la gazetaro. Se la labordoninto (mastro) vidis la homojn kvalifikitaj kiel krimuloj aŭ kvazaŭkrimuloj, ĉi tiuj riskis maldungon, ĉar facile iu entreprenisto, kiu estis ema dungi ilin, leginte tiajn detalojn en la gazeto diris: Vi ja ankaŭ estas unu el tiuj de la 15-a de julio, k pro tio eble rifuzis doni laboron.

Oni devas scii, ke eĉ la «antaŭpunoj» ofte okazis pro bagateloj, ĉar en Aŭstrio oni ofte konsideris k parte ankoraŭ nun konsideras kiel «antaŭpunon» tute ridindan aferon kiel piedpilkludon de stratbuboj en nepermesita loko, kien hazarde venis policano k notis la nomon. Tian ridindan aferon multaj homoj en Aŭstrio, almenaŭ antaŭ la milito, trenis k se mi ne eraras, ankoraŭ nun trenas kun si dum la tuta vivo kiel baron en la ekzisto. Se ekzemple tia homo petas pri koncesio, la rajto praktiki metion aŭ iun negocon, kiel kafejon ktp., oni konstatas: Vi estas antaŭpunita; ni bedaŭras ne povi doni al vi la koncesion. — Sed la apogeo de l’ fieco tiurilate estas, ke la polico publikigis tiujn indikojn kun antaŭpunoj ankaŭ pri la mortintoj, pli ĝuste dirite — murditoj.

(Daŭrigota.)

[REKLAMO p.5] En LA NOVA EPOKO la literatura monata revuo de SAT oni legos: En nov.: literaturon pri infanlaboro, artikolon pri vivisekcio. En dec.: Ĉe la lulilo de l’ popoloj (vojaĝrap. de SAT-anoj). En jan. «LNE» komencos publikigi pecojn el la Historio de l’ Lab. Esp. Movado (speciale antaŭmilita!). Ĉiu abonu al «LNE», sola literatur-scienca revuo en Esperantio!

— pàgina 6 —

54 — SENNACIULO

SE MI ESTUS RIĈULO . . . ?

Se mi estus tiom riĉa kiel ekz. Morgan aŭ iu alia mondfama riĉegulo, tiam mi provus ĉiam pliriĉiĝi, mi penus regi la mondon. Mi aĉetus ŝtal-, margarin- k aliajn profitdonajn fabrikojn. Petrol- k nafto-fontojn mi ekspluatus. Kiam unu lando ne volas agi laŭ mia volo, tiam mi retirus mian monon; sekve kreskus senlaboreco en tiu lando; tiam ektimus la et-ekspluatistoj antaŭ la kreskanta senlaborula armeo. Kie mi trovus landon ankoraŭ ne ekspluatitan de mi, tie mi ekbatalus per mia mono. Mi ne timus la laboristaron, ĉar ĝi ne scias, el kio konsistas la potenco de la mono. Mi nur iomete timas la aliajn riĉegulojn, sed ne multe, ĉar ili certe ne klerigos la laboristaron. Registarojn k partiestrojn mi ankaŭ ne multe timus, ĉar ili en propra intereso helpas deflankigi la atenton de la popoloj. Se la laboristoj prenus pafilojn, tiam mi ridetus, ĉar ili ja ne scias, ke per pafiloj oni nur povas mortigi kelkajn riĉulojn, sed ne forigi monon. Fakte mi bedaŭras ĉiun laboriston, kiu en iu angulo de la mondo mortpafas alian same malriĉan proleton. Ne insultu min pro tio, ĉar mi ne ordonas tion. Mi ankaŭ ne kulpas, kiam ĵurnalistoj aŭ verkistoj varmigas la kapojn de la homoj per daŭra ripetado pri mortigoj k stratbataloj. Mi estas tre bona homo k kiel eble plej evitus militojn. Se mi trovus landon, kie oni povus ekspluati ŝtalfabrikojn, petrolfontojn ktp., tiam mi ne aranĝus militojn, sed aĉetus ĉiujn fabrikojn en la ĉirkaŭantaj landoj; sekve la konkuranta lando nek povus vendi nek aĉeti varojn k pli malpli frue mi venkus sen mortigi eĉ unu homon. Tiam mi intertraktus kun la koncernaj gvidinstancoj k estus preta instali fabrikojn en la koncerna lando. En la Moskva Revuo aŭ aliaj gazetoj mi publikigus tion sub rubriko «Teknika helpo el eksterlando»¹. Mi sendigus studentojn al la universitatoj de Berlino aŭ Prago aŭ Vieno, por ke ili studu fizikon, filmteatron ktp., ĉar mi ŝatas teknikan progreson. Konscie aŭ senkonscie ili ankaŭ helpus kaŝi miajn celojn antaŭ la popoloj. — Tiel mi agus k pensus, se mi estus riĉegulo.

Sed mi ne estas riĉegulo, mi nur estas laboristo; pro tio mi batalas senfruktan batalon kontraŭ komunismo por socialismo, aŭ inverse laŭ via plaĉo, por komunismo kontraŭ socialismo. Se komunistoj konvinkus min, tiam mi ja povus mortpafi socialistojn. Mi ankaŭ legas artikolojn pri senutilaj stratbataloj, tamen mi iras sur stratojn, eĉ kiam mi scias, ke ĉio estas preparita por mortpafi min. Mi strikas, kiam estas tempo por labori; mi laboras, kiam estas tempo por striki. Mi scias, ke en Sovetio estas la sama monsistemo kiel ĉe ni, tamen mi kredas, ke en Sovetio estas pli bone ol alie. Mi legas en Moskva Revuo, ke usonaj fabrikantoj instalis fabrikojn k liveras konstruplanojn por Sovetio, k kredas, ke tiuj ruzaj negocistoj faras tion pro la belaj okuloj de niaj sovetiaj Gek-doj. Mi ne ŝatas militojn, sed batalas kontraŭ pacismo. Mi scias, ke sen kanonoj, pafiloj k venengaso oni ne povas militiri, sed mi produktas kanonojn, pafilojn k venengason. Mi bone scias, ke ne partigita, sed nur unuiĝinta laboristaro venkos, sed aliĝas al iu partio. Mi bone scias, ke scio estas forta potenco, sed mi ne ekzercadas k plivastigas mian scion; mi nur blinde obeas al la ordonoj de miaj gvidistoj. Memstara pensado estas peniga afero (pro tio mi volonte ŝanĝus la artikolon «unu» de la SAT-Statuto). Mi bone scias, ke ĉiu artikolskribinto deziras influi min por iu ajn celo, sed mi ne priatentas, kien oni celas per tiu aŭ alia artikolo. Mi konstatas, ke unu bato kontraŭ SAT venis el Moskvo k Berlino, k nun mi nur estas scivolema, ĉu la venonta bato venos el Vieno aŭ ĉu de tie oni nur volos deflankigi la atenton?!?

8384 (Schweinfurt).

¹ Vidu ekz. «Moskauer Rundschau» (Moskva Revuo) de 24. nov. 1929.

Nur tiam vi rajtas paroli pri sukceso, kiam el via kurso rezultas aliĝoj por SAT kaj abonoj por «S-ulo».

Por nia medito

Nacieco k internacieco ne estas kontraŭoj sin reciproke forpuŝantaj, ili kunapartenas kiel du polusoj, kiuj faras tuton nur per sia kunaparteneco.

Berlina filozofo R. Muler-Frajenfels (germ R. Müller-Freienfels: Nationalismus und Internationalismus in der Erziehung, Schule und Wissenschaft, 1927, Heft 4, p. 129—139).

*

La socia realaĵo, la grupo konscianta pri si mem k sin trudanta al siaj membroj, la kolektiva konscienco objektiviĝanta per institucioj, per kutimoj, per ritoj, per kredoj, per manieroj k per vortoj, ricevas tiel la pezan heredon de ĉiuj religioj k de ĉiuj metafizikoj.

Laŭ Durkhejm.

*

La plej bonan servon, kiun oni povus fari al Dio, estus deklari, ke la ateismo estu deviga.

Engels.

*

Ĉio, kion oni ne diras kun pasia partieco, ne valoras mencion.

Geŭte (Goethe).

DISKUTEJO

Pri negroj, imperiismo k miskompreno

Mi ne kredis, ke mia artikoleto, aperinta en «S-ulo» n-o 313, naskos ian diskuton. Ankaŭ nun mi ne volas ĝin komenci, sed nur klarigi la miskomprenon, kiu evidentiĝas el paroloj de SAT-anino 1380.

Antaŭ ĉio, mi absolute ne volis diri, ke imperiismo speciale malamegas negrojn, k en ĉiuj nunaj kapitalismaj landoj oni devas linĉi ilin, kiel en Usono. Mi nur konstatis la fakton, per ĝi ilustris mian konkludan tezon, sed tio ne estis klarigo pri la fakto. Sendube ne la imperiismo kreis la linĉojn en Usono, sed ĝi ne kontraŭbatalas ilin, ĝin ne interesas sennaciisma eduko de l’ amasoj.

La indiko, ke francaj imperiistoj la fakton mem de linĉado en Usono faras agitilo kontraŭ Usono, ankoraŭfoje ilustras pravon de mia tezo. La imperiismo kreskigas en la kapoj de siaj sklavoj naciajn k rasajn superstiĉojn diverse. Se usona imperiismo lasas okazi linĉojn al negraj proletoj fare de la blankaj, do franca imperiismo inspiras al siaj proletoj malestimon k malamon por la usonaj «barbaroj». Tie ĉi jam ne mortigo, sed humana sento servas por la sama ficelo — dividi k laŭbezone militigi diversnaciajn laboristojn.

Ne pri situacio de la negroj en la imperiisma mondo celis atentigi mia antaŭa artikolo, sed pri interna kontraŭeco de l’ imperiismo. Objektive ĝi kreis grundon por apero de sennaciismo. Sed por plua ekzisto de l’ imperiismo sennaciistaj proletoj ne estas dezirindaj, ĝi bezonas por sia politiko naciistajn laboristojn. Tial subjektive la imperiismo estas naciema. Ni, sennaciistoj, gvidate de nia klaskonscio devas batali kontraŭ tiu reakciema imperiismo. Kaj per tia batalo ni ne nur ne baros, sed akcelos al la «historia procezo».

Grodnano.

[REKLAMO p.6] Kio okazis en Londono? Al tio respondas plej fidele la Protokolaro pri la 10. SAT-Kongreso kiu donas precizan bildon pri la situacio en nia Asocio ĉe la sojlo de ĝia 10-jara ekzisto. Ĉiu havigu al si senprokraste tiun vivoplenan k informoriĉan 84-paĝan dokumentaron! Escepta prezo (sen plia membrorabato): 0.50 mk. Sidejo de SAT, 23 rue Boyer, Paris XX. Administrejo de SAT, Leipzig O 27.

— pàgina 7 —

SENNACIULO — 55

TRA ESPERANTIO

AL LA MEMBROJ DE SAT!

Gek-doj! Baldaŭ finiĝos la jaro, k ni denove povas konstati, ke por 1930 ne repagis sian kotizon 2526 membroj aktivaj. Inter ili 1178 el Sovetio. Al ĉi lastaj ni kompreneble ne povas fari iun ajn riproĉon, ĉar ili mem ja ne kulpas, ke ili ne povis pagi la kotizon. Tamen la membroj «aktivaj» en aliaj landoj certe povis kotizi, se ili estus vere «aktivaj» membroj. Sed verŝajne tre supraĵe oni varbis grandan parton da membroj kiel «aktivaj» k hodiaŭ ili certe ne plu apartenas al la movado, eĉ nur ankoraŭ scias diri «bonan tagon», kiel tutan reston de la studo. Pro tio ni kredas, ke en 1931 la kategorio «aktiva membro» estos pli serioza ol dum la antaŭaj jaroj.

Pri la daŭro aŭ, ĝuste dirite, pri la valido de l’ membreco regas ankoraŭ konfuzo. Ni jam multfoje spertis, ke malnovaj membroj, kiuj jam depost unu k pli da jaroj ne plu pagis sian kotizon, konsideras sin ankoraŭ kiel «aktivaj membroj». En la korespondado kun aliaj K-doj ili diligente uzas la malnovan SAT-matrikulon, por tiele ŝajnigi, ke ili estas fervoraj SAT-anoj. Estas tute kompreneble k kutimo en ĉiu organizo, ke iu, kiu ne pagas la kurantan kotizon, ne plu estas membro. Ankaŭ en SAT la membrokotizo validas de januaro ĝis decembro (dum kuranta jaro). Kun la jarfino (decembro) ankaŭ finiĝas la membreco, se tiu K-do ne jam renovigis la kotizon por la sekvonta jaro. Pro tio ni jam nun alvokas niajn membrojn pagi la kotizon por 1931. Per tio vi helpas al orda laboro en la Administrejo k evitas la malagrablan admonon.

En la n-o 311 de «S-ulo» ni jam publikigis la novan tarifaron por niaj membroj, tamen ni ricevis kelkajn demandojn, kiuj pruvis al ni, ke oni ne ĝuste komprenis la tarifon por aktivaj membroj. Pro tio ni denove klarigas ĝin, por ke nenia dubo restu:

a) Aktiva membro. — Estas aktiva membro, kiu pagis la kotizon por la jaro 1931, t. e. por Germanio ekz. 10,50 mk. g. Kompreneble, ĉi tiu sumo inkluzivas ankaŭ la jaran abonon al «S-ulo», ĉar la kotizo por aktivaj membroj konsistas el la ĝisnuna kotizsumo plus la ĝisnuna jarabono al «S-ulo». La Administracio kompreneble rekomendas al aktivaj membroj, laŭeble pagi la tutan kotizon per unu fojo, ĉar tio ŝparigas multan tempon en la prilaborado de l’ korespondaĵoj. Konsiderante la malbonan ekonomian situacion en multaj landoj, ni instalis en nia nova sliparo por ĉiu membro kontokarton, por facile povi kontroli la diversajn pagojn. Tiel ni pretas ankaŭ akcepti partopagojn de aktivaj membroj, kiuj povas okazi en neregulaj interspacoj, laŭ la financa povo de l’ membro, ĝis la finpago por la tuta jarkotizo estas farita. La kotizmarko, kiu konsistas el flava papero kun nigra surpreso «Aktiva membro», estas liverata nur post finpago. La kotiza jaro daŭras de januaro ĝis decembro. Sekve, kiu nur pagis de oktobro 1930 ĝis septembro 1931, bonvolu ankoraŭ postpagi la lastan kvaronjaron t. e. de oktobro 1931 ĝis decembro 1931¹.

b) Pasiva membro. — Kotizo por pasivaj membroj restas la sama kiel antaŭe; ekzemple en Germanio 2.50 mk. g. Ĉiu pasiva membro ricevas Jarlibron de SAT, k ankaŭ la adreso aperos en ĝi. La membrolibreto estas sama kiel tiu de la aktivaj, nur la kotizmarko diferencas. Ĝi konsistas el verda papero kun surpreso «SAT-kotizmarko». Ĉiu pasiva membro povas fariĝi aktiva, pagante por la kuranta jaro la kotizon por aktivaj membroj. Se tiu membro ne deziras postliveron de la aperintaj gazetoj, ĝi povas deziri iun ajn alian objekton el nia propra libraro.

c) Aliĝkotizo. — Ĝin devas pagi ĉiu novaliĝanto al SAT, kiu ricevas kiel kvitancon ruĝan kotizmarkon kun surpreso «SAT-aliĝkotizo».

Ofte okazas, ke membroj perdas sian membrolibreton k simple postulas novan de la Administracio, sed forgesas pagi por ĝi. Sur la dua paĝo de l’ membrolibreto, dua alineo, estas klare skribite, ke por perdiĝinta membrolibreto la organizo postulas la ekvivalenton de la aliĝkotizo. Bonvolu atenti tion, por eviti nenecesan korespondadon.

Adm.

¹ Aktivaj membroj, kiuj havas poŝt-abonon al «S-ulo» (gazetservo), estas petataj estonte rekte pagi al SAT, ĉar la kotizo ja entenas la abonon. Se aktivaj membroj ne pagas ĉe la administracio, estas neeble scii pri la pago k kontroli la sliparon.

Tarifaro de SAT

LANDO Aliĝmono al SAT Kotizo por: a) aktiva b) pasiva Sennaciulo La Nova Epoko La Nova Epoko por membroj
Argentino, pes. 0,40 6,50 1,90 6,— 3,— 2,—
Aŭstrio, ŝil. 0,50 13,— 3,75 12,— 5,— 4,—
Belgio, belg. 0,50 13,— 3,— 12,— 4,— 3,—
Brazilio, milr. 1,— 20,— 5,— 18,— 7,— 5,—
Britio, ŝil. 0,50 10,50 3,— 9,— 4,— 3,—
Bulgario, lev. 10,— 260,— 65,— 250,— 150,— 100,—
Ĉeĥoslovakio, kr. 3,— 65,— 15,— 60,— 25,— 20,—
Danio, kr. 0,50 10,— 2,50 10,— 4,— 3,—
Estonio, kr. 0,25 8,50 1,80 8,— 3,— 2,50
Finnlando, mk. 4,— 85,— 18,— 80,— 30,— 25,—
Francio, fr. 2,50 45,— 12,50 40,— 18,— 15,—
Germanio, mk. 0,50 10,50 2,50 9,— 4,— 3,—
Hispanio, pes.*
Hungario, peng. 0,50 10,50 2,50 10,— 5,— 4,—
Japanio, jen. 0,40 6,— 2,— 5,— 2,50 2,—
Jugoslavio, din. 6,— 130,— 60,— 120,— 45,— 40,—
Latvio, lat. 0,50 12,— 2,50 10,— 4,— 3,—
Litovio, lid. 1,— 20,— 5,— 18,— 8,— 6,—
Nederlando, guld. 0,30 6,50 1,60 6,— 2,50 2,—
Norvegio, kr. 0,50 10,— 2,50 9,— 4,— 3,—
Polio, zlot. 0,80 16,— 4,— 15,— 7,— 5,—
Portugalio, esk. 2,— 45,— 10,— 40,— 15,— 12,—
Rumanio, lej. 15,— 360,— 65,— 350,— 150,— 120,—
Sovetio, rubl. 0,25 5,25 1,25 4,50 2,— 1,50
Svedio, kr. 0,50 10,— 2,50 9,— 4,— 3,—
Svisio, fr. 0,60 13,— 3,— 12,— 5,— 4,—
Usono, dol. 0,25 3,25 1,25 2,50 1,50 1,—

Ĉiuj ne cititaj landoj pagu laŭ la tarifo por Germanio. Aktivaj membroj ricevas la oficialan organon de SAT (S-ulo) senkoste.

* Pro inflacio ni petas pagi laŭ la franca tarifo.

POR KOMPRENI LA INSIDON KONTRAŬ SAT

«Denver, Kolorado, Usono, 24. julio 1930.

Al Plenum-Komitato de SAT, 23 rue Boyer, Parizo.

Karaj Kamaradoj:

Mi volas raporti al vi jene: K-do Barta (8207), SAT-peranto en tiu ĉi urbo sciigis al mi, ke li dum iom da tempo instruadis nian lingvon al iu s-ro Wasserman, kiu loĝas ĉi tie. Wasserman jam fariĝis nova esperantisto. Li povas jam skribi leteron pli-malpli bone. Li pensadis SAT-aniĝi baldaŭ k li estis preskaŭ preta fari tion, sed lastatempe li ricevis leteron de K-do Oho-

— pàgina 8 —

56 — SENNACIULO

liav (12 824) ĉe Novjorko, kiu ŝanĝis tiun intencon. La Novjorka K-do per la letero diris al Wasserman, ke li ne ankoraŭ aniĝu al SAT ĝis post la 10-a Kongreso en Londono, ĉar estos granda ŝanĝo. Li diris, ke jam ekzistas sekreta organizo en SAT, kiu volas superregi al SAT k se ĝi ne povos fari tion ĉe la kongreso, ke tiuokaze ĝi provos dividi al SAT je du partoj. Pro tiu letero Wasserman ne ankoraŭ volas SAT-aniĝi. K-do Barta legis la tutan leteron.

Mi tre bedaŭras, ke tiu ĉi raporto ne alvenos en Parizo ĝis antaŭ la kongreso.

Kamarade via

J. M. K e r r, Konsilanto por la 17-a horzono.»

*

La Kontrol-Komitato ricevis el Moskvo la rusan tekston de la jam fama Protokolo de C.K. de S.E.U. k tradukigis ĝin francen de profesoro pri rusa lingvo en Bruselo. Por ke ĉiu K-do akiru la firman konvinkon, ke la klarigoj donitaj de la C.K. de S.E.U. estas nur lertaj elturniĝoj por erarigi la simplanimulojn, ni publikigas ĉi sube tiun tekston, kiu montras tre klare, ke temas pri n o v a organizo (organizotaĵo) k ne pri «organizado»:

«Prendre toutes les mesures pour qu’en 1931 une assemblée Internationale des Esperantistes Révolutionnaires soit réunie à Moscou pour la formation d’une nouvelle organisation révolutionnaire.«

Kiel sciigas la letero, kiun ni publikigas pli supre, la organizo jam kaŝe ekzistas: ĝi cetere estas simple I.K.E.F. (Internacia Komunista Esperantista Frakcio) k ĝi celas daŭrigi en SAT sian subfosan laboron ĝis aŭgusto 1931 . . .

TRA LA MOVADO

KRONIKO

GERMANIO. Naumburg-Saale. Kurso por junsocialistoj. 10 lern. München. Estas malfermitaj 5 novaj kursoj de la soc. grupo. — HUNGARIO. Budapest. Dekjaran jubileon de sia ekzisto festos la 2-a grupo de Hung. Esp. Soc. Lab. la 15/16. nov. per jubilea membrokunveno k festvespero. La grupo havas 74 anojn. — LITOVIO. Radviliŝkis. K-do 12 868 estas juĝita antaŭ tribunalo je 29. 10. pro aparteno al SAT k posedo de SAT-literaturo, laŭ denunco de iu nomata Borkaŭskas. Pri la verdikto ĝis nun ne atingis nin sciigo. — SOVETIO. La Moskva radiostacio VCSPS (Solanka 12, Dvorec Truda) disaŭdiĝos ĉiusabate (15, 22, 29.) de 21.30 ĝis 22.30 laŭ MET. (Komp. noton en n-o 315, p. 24.)

ĈE LA NEŬTRALULOJ

Responde al petskribo de laborunuiĝo de Berlinaj instruistoj scipovantaj esp-on la lerneja estraro en Berlino decidis enkonduki esp-on en 25 popollernejoj (elementaj). La kursoj daŭros provizore ĝis marto 1931 k komenciĝas sen prokrasto.

*

La esp-ista societo de Rahovo (Bulgario) subskribis kontrakton kun la urbestraro, laŭ kiu ĝi havas societan posedrajton je insulo en Danubo (sennoma, aperinta antaŭ 12 ĝis 15 jaroj, kiu ampleksas preskaŭ 200 hektarojn) dum 20 jaroj k rajtas konstrui sur ĝi propagandan ferkolonon tursimilan. La urbestraro oficialigis la nomon de tiu insulo «Esperanto». En Bratislava (Ĉeĥoslovakio) strato estas nomata laŭ d-ro Zamenhof.

*

La 3-a Sudamerika Kongreso de Turismo (Rio de Janeiro, sept.) rekomendis publikigon de gvidlibroj k flugfolioj en esp-o.

RECENZEJO

N. Buĥarin, Financa kapitalo en la papa mantelo. Moskvo 1930. Eldonita de Komfrakcio de SEU. Tradukis SEU-ano 50/212. 32 pĝ. Formato 10,5×15 cm. Prezo: 20 kop. Havebla ĉe R. Lerchner, Colmstr. 1. Leipzig O 27.

Tiu broŝuro el la serio «Komunista Biblioteko» estas pamfleto de l’ konata kom. teoriisto kontraŭ la papa regado, kvazaŭ respondo al la krucmilitiro de l’ papo kontraŭ Sovetio. Post mallonga resumo pri la «kristanaj» agoj de l’ diversaj papoj tra la jarcentoj, li karakterizas la politikon de l’ nuna papo kiel aktive kontraŭrevolucian. — La lingvo estas bona; la neologismo «rara» (= malofta) estas malnecesa.

«Rot Front!» (Ruĝfronto) 40 pĝ. Form. 12×17. Kievo 1929. Spertoj pri internacia laboro de Petrovka urbparta organizo de ukraina kom. junularo. Dediĉita al 10-jara jubileo de Kom. Junulara Internacio. Eldonis supra loka organizo. Ukrainlingva. La priskribita laboro farita estas plejparte peresperanta. Letera faksimilo ktp. propagandas por esp. La konata decido de l’ C. K. de ukrainiaj junkomunistoj pri esp. estas i. a. represita. Tre bona maniero por varbi por nia afero!

Der Mensch und sein wirtschaftliches Zusammenleben in Vergangenheit, Gegenwart und Zukunft. (La Homo k lia ekonomia kunvivado en estinto, estanto k estonto.) Th. Reese, Hamburg, Billh. Neuedeich 173. Prezo: 2 mk. g. 79 pĝ. Form. 13×21.

Germanlingva broŝuro pritraktanta en nescienca maniero div. kulturtaskojn laŭ socialisma koncepto; ĝi donas, sen profunda pristudo, por ĉia problemo ian definitivan solvon.

Charles Boussinot, Les Meskines (La Meskinoj = nordafrikaj ekspluatatoj). Form. 11×18 cm. 344 pĝ. Prezo: 15 fr. Eld. Librairie du Travail, 17, rue de Sambre & Meuse, Paris (10). Franclingva.

Victor Serge, Vie des Révolutionnaires (Vivo de revoluciuloj). Form. 14×19 cm. 30 pĝ. Prezo: 1 fr. Eld. Librairie du Travail, 17, rue de Sambre & Meuse, Paris (10). Franclingva.

L. Trotzky (Trocki), La «troisième période» d’erreurs de l’ Internationale Communiste (La «tria periodo» de eraroj de l’ Komunista Internacio). Form. 11×18 cm. 64 pĝ. Prezo: 3 fr. Eld. Librairie du Travail, 17, rue de Sambre & Meuse, Paris (10). Franclingva.

Alf. Miguel, L’Espagne, sa prochaine révolution (Hispanio, ĝia proksima revolucio). Form. 12×17 cm. 80 pĝ. Prezo: 5 fr. Eld. Editions Réalistes, 17, Montagne de la Cour, Bruxelles. Franclingva.

NIA POŜTO

13 813. — Ni volonte akceptas vian proponon rilate al desegnoj; sendu al ni por ekzameno.

KORESPONDADO

AŬSTRIO

K-do Alois Pichler (tramisto), Zierleitengasse 33, Wien, 18/4, kĉl, pri ĉ. temoj.

FINNLANDO

«Filatelia», Raisio, interŝ. PM pogrande 200—500 pecoj. Ne sendos unue!

GERMANIO

K-do, loĝanta en saksa ercmontaro koresp. kĉl. Adr.: Fritz Weber, Ziegelstr. 101, d., Crottendorf i. Erzgebirge.

K-do Fritz Bosse, Moosgarten 31, Nowawes, komisiito de l’ «Ruĝa Helpo» koresp. kĉl, L, PK.

K-do Johann Berger (fervojisto), Rothenbach 135, Kr. Landeshut i. Schlesien, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PK, PI.

K-do Willy Knauss b. B. E. W., Moltkestr. 13, I, Neu-Ulm/Donau, kun sportuloj ĉl.

K-do Ernst Müller, Maxgasse 1, Neu-Ulm/Donau, kun junaj socialistoj.

K-do Kurt Schmeisser, Am Bahnhof 61-c, Dahlen/Sa., PM, kĉl, precipe kun Sovetio. Ĉiam resp.

HISPANIO

Por ekspozicio. — K-doj, bonvolu sendi el ĉiaj esp-aĵoj k lernejaj infanlaboroj al: Esp. Grupo, Baracaldo. Ni rekompencos!

HUNGARIO

K-do Georgo Vereska, Guttenberg-u. 3, Békéscsaba, IV, kĉl, pri ĉ. temoj.

NEDERLANDO

K-do B. S. Kopuit, Grensstr. 20-B., Amsterdam, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI.

SOVETIO

K-do Egoŝ Poliŝĉuk, Krasnoarmejskaja 84/5, Kiev, Ukrainio, kĉl, pri politiko, arto, kino k sporto, L, PK, PI, gaz. Resp. garantiata.

SUD-AFRIKO

Adresŝanĝo. — K-do David Dambe, 209-B., Main Street, Johannesburg (stratŝanĝo). Ne dez. korespondadi!

ENHAVO

paĝo
Internaciismo — Patriotismo 49—50
Sciigoj el Teraso 50—51
Fernando Diaz de Mendoza 51
Letero el Bulgario 51
La politika situacio en Aŭstrio 52
Memoro je la 15-a de julio en Vieno 52—53
La klasbatalo tra la mondo 53
Se mi estus riĉulo . . .? 54
Por nia medito 54
Diskutejo 54
Tra Esperantio 55—56
Korespondado 56

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

Núm. 320, 20 de novembre de 1930

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

7-a JARO, N-o 320 — LEIPZIG, 20./11.1930

[BILDO p.1 | 31,4,69,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. antaŭ terglobo kun meridianoj kaj kontinentoj.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

La Pleb-gvidantoj de moderna Romo — Usono

Ĉe la fino de l’ artikolo «La Fera Kalkanumo jam estras Usonon» (vidu n-on 313) mi promesis klarigi, kun helpo de Daniel de Leon, kial troviĝas «kamaradoj» Vilhelmo Grin (Green) k M. Ŭol (Woll), la prezidanto k vic-prezidanto de la plej potenca federacio laborista en Usono, sur la listo kun la 62 industriaj magnatoj, kiuj fakte regas en Usono. Kun plezuro mi plenumas tiun taskon, sciante, ke la SAT-anaro k laboristaro ĝenerale tute ne estas informitaj (pli ĝuste, misinformitaj) pri tio.

Jam antaŭ proksimume 25 jaroj kelkaj el la pli inteligentaj grand-kapitalistoj ĉi tieaj antaŭvidis, ke, se oni permesus sanan disvolviĝon al la organiziĝema laboristaro usona, se oni ne kontraŭstarus tion per artifikaĵoj, ke en tia okazo — pro la rapida disvolviĝo industria k ebla manko de merkatoj — sana disvolviĝo de laborista organizado kapablus renversi kapitalismon k starigi socialismon. La geniulo de tiu burĝa areto el inteligentuloj estis senatano k multmilionulo Mark Hanna, k li prezentis la ideon subvencii parton el la organizita laboristaro (ĉar oni ne povas bone trakti la tutan laboristaron sub kapitalismo), per ĝia gvidistaro, por ke tiu helpu al sklavigo de la cetera laboristaro. Oni fondis tial la «Nacian Federacion Civitanan» (National Civic Federation) — organizon, kiu celis k celas «interkonsenton inter kapitalistaro k laboristaro usona». La unua prezidanto de tiu federacio estis s-o Mark Hanna k la vic-prezidanto estis Samuelo Gompers, tiama prezidanto de la Amerika Federacio de Laboristaro; de post tiam ĝis nun, ĉe la Plenum-Komitato de tiu organizo sidas altrangaj reprezentantoj de kapitalistaro k altrangaj «reprezentantoj» de laboristaro.

Mi ne bezonas klarigi ĉi tie, kial paco inter kapitalista k laborista klasoj estas malebla. Sed mi devas klarigi la fenomenon de laboristaj gvidantoj, kiuj fratiĝas kun la mastroj — fenomeno, kiu ofte ripetiĝis tra la historio monda. Sed la plej trafa paralelo al la usona fenomeno ekzistis en antikva Romo. Kaj mi nun lasas la klarigadon al multe pli kapabla homo, fakte la plej kapabla en tiuj aferoj, Daniel de Leon:

[BILDO p.1 | 35,48,49,64] Portreto de V. Grin: maljuneta viro kun kravato, vestita per jako.

V. Grin (Gren)

[BILDO p.1 | 49,48,62,64] Portreto de M. Ŭol: viro kun malhelaj haroj kaj kravato.

M. Ŭol (Woll)

«Kiu ajn studas la laboristan mondon en la angle parolanta mondo, tiu ne povas eviti la frapantan aperaĵon, kiu ne estas konata en iu ajn alia laborista movado ekster Anglio, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando k, precipe, Usono. Tiu aperaĵo estas la Laborist-gvidanto kune kun sia meti-unuiĝo… Ni profitu pro la sperto, farita antaŭ la epoko, en kiu ni vivas. Historio ne komenciĝis kun ni. Aliaj nacioj antaŭis nin. Aliaj nacioj nun mortintaj, devis ankaŭ pritrakti siajn sociajn demandojn. Por ke ni komprenu, kio okazas hodiaŭ, estus bone rigardi al tio, kio okazadis en epokoj pasintaj, en ŝtatoj de post longa tempo forpasintaj. Karlo Marks, en sia rimarkinda broŝuro «La Dek oka Brimer» (Brumaire) diras, ke volante klarigi ion okazantan en nia tempo, oni penu trovi paralelon en la estinto; k ke tia ago similas la agon de persono, kiu penas lerni novan lingvon: li ĉiam daŭrigas traduki tiun lingvon en sian, ĉar la nova lingvo estas la okazanto k lia propra lingvo estas la okazinto. Por ke ni traduku la novan lingvon, kiun parolas la modernaj okazaĵoj, ni retraduku ĝin en la bone konatan lingvon de nun bone komprenataj okazintaĵoj. Ni ekkomprenos tiam la novan terminon «Laborist-gvidanto», kiam ni rememoros la karieron de l’ malnova termino «Pleb-gvidanto» en Roma historio. La paĝo de Roma historio, al kiu mi aludas, ampleksis ĉirkaŭe 120 jarojn. Ĝi rilatas al la periodo de 500—400 antaŭ Kristo — periodo, en kiu la romanoj forpelis la reĝojn, periodo de nesatigebla rabado, kiam vivo de ordinarulo signifis nenion. Dum tiuj cent jaroj, la sociaj k politikaj elementoj, kiuj poste senbridiĝis, estis ankoraŭ en stato fermenta. Dum tiu periodo ili formiĝas. Kiam tiu periodo finiĝas, tiam vere nova konsistaĵo soci-politika suriras la scenejon: la Romo, kiu, pelata kiel furio al sia propra kaldrono bolanta, fariĝas la monda skurĝo, kiu finfine konsumas sin mem…

«La termino ‘Plebo’ en la romana lingvo, signifis ‘amaso’. Ĝi estis termino, kiun oni uzis por distingi ‘kelkajn’ — la patriciojn. Alivorte, ĝi estis la kontraŭo al la termino oligarkaro. Ĝi ne estis ekonomia distingo, ĉar, vere, ne ekzistis ekonomia disig-linio inter patricioj k plebanoj. Estis riĉuloj, kiuj posedis grundon k monon inter la plebo; eble pli inter ili ol inter la patriciaro. La diferenco inter la du ‘klasoj’ estis, ke patricio, kiu perdis sian propraĵon, ne perdis pro tio sian kastanecon: artaj korkoj flosigis lin sur la akvaĵo de patricia rango k sur la politikaj ecoj de klan-nobelaro, per kies helpo li povis reakiri ekonomian povon. La riĉa plebano, tamen, perdinte sian propraĵon perdis la solan povon, kiun li havis — la ekonomian povon. Tiel absoluta estis granda

— pàgina 2 —

58 — SENNACIULO

parto pleba en la sama klaso ekonomia kun la patricioj, ke ambaŭ kune partoprenadis je la rabaĵoj, kiujn ilia ekonomia potenco ebligis al ili…

«La leviĝanta ribelo de la plebo kontraŭ ekonomia tiraneco k ekspluatado, kompreneble, kunligis la patriciojn k la burĝ-plebanojn. Sed ili ne iĝis unuo. Ambaŭ havis la saman intereson ekonomian, sed ili ne staris sur la sama nivelo socia. Sur unu flanko staris la patricioj kun ekskluzivaj privilegioj aristokrataj k politikaj. Sur la alia flanko staris la burĝaj plebanoj, kiuj pro sia hereda rango, kiel plebanoj, ĝuis la konfidon de la pleba proletaro. La patricio, pro sia hereda rango, neniam povis ĝui tian konfidon. Tiaj cirkonstancoj oferis al la du partoj, el kiuj konsistis la uzurpula klaso de Romo, ne nur komunan afercelon, sed ankaŭ objekton por marĉandi. Ili ofte batalis aparte, unu kontraŭ alia, sed kune ili batalis kontraŭ la ekspluatatoj — la senhavuloj. La Pleb-gvidanto estiĝis el tio. Kompreneble, li estis burĝa plebano.

La unua rezulto de l’ unuaj maltrankviloj de la klas-ribelo en Romo estis la apero en la senato de la Pleb-gvidanto. Sed tie, inter la majestaj k arogantaj senatanoj patriciaj, la pleb-gvidantoj ne havis rajton eligi eĉ sonon. La patricioj argumentadis, la patricioj voĉdonis, la patricioj decidis. Kiam tiuj estis finintaj, la voĉkalkulisto turnis sin kutime al la pleb-gvidantoj. Sed eĉ tiam oni ne permesis al ili signi per siaj buŝoj. Iliaj buŝoj devis resti fermitaj — siajn opiniojn ili esprimu per siaj piedoj. Se ili frapis, tio signifis, ke ili aprobas, se ili ne frapis, tio signifis malaprobon. Sed ne gravis multe, kion ili faris, ne pli ol la mortaj sonoj de hodiaŭa laborist-gvidanto, kiu estas elektata, kun la permeso de la kapitalista klaso, al la parlamentoj en Usono, Kanado, Anglio, Aŭstralio k Nova Zelando, kie lian vanton povas kontentigi la sensignifaj honoraĵoj de lia pratipo, la pleb-gvidanto — la muta alpendaĵo de la romana senato. Kaj tia estis la unua paŝo al la ekonomia rebonigo, kiun la meza klaso pleba k la prolet-plebanoj postulis; tia estis la unua «venko» de la ekspluatata k tirane traktata plebanaro.

Koncize dirite, Daniel de Leon klarigas, kiel la Pleb-gvidantoj, por konkeri politikan povon al si mem, eluzis ĉiun ekonomian suferadon de l’ amaso. Kiam ajn la plebanoj postulis malŝarĝon al siaj ŝuldoj k panon, tiam la pleb-gvidantoj akiris plian forton por batali siajn proprajn batalojn kun la patricioj. Kaj tio estis la dua «venko» de la ekspluatata k tirane traktata plebanaro. Nur dufoje, laŭ Daniel de Leon, estis faritaj konkretaj proponoj por malpliigi ekonomian suferadon, k al forigo de ties kaŭzoj. Ambaŭ proponoj venis de patricioj. Kaj ambaŭfoje la noblaj proponintoj estis oferitaj sur la altaro de la pleb-gvidanta elemento — la pleb-gvidantoj superis la patriciojn per kruelo, por «savi la respublikon» — same kiel la laborist-gvidanto hodiaŭa superas la kapitalistan klason per la profunda malicego de sia malamo al la socialisto-revoluciulo.

La unua estis Spurius Kasius (Cassius) — li ne estis ordinara patricio. Kiel multaj aliaj, li gvidis romanajn legionojn al venko; tiel grandaj estis la rabaĵoj, kiujn li aldonis al la respubliko, ke dufoje li rajdis ĉe la fronto de sia armeo tra la stratoj de Romo por danki al la Kapitola Jupitero. Sed, ne kiel aliaj, li ekkonsciis, ke neniu el la leĝoj de la pleb-gvidantoj ektuŝis la kaŭzon de la malbonoj. La malbonon oni devas ataki ĉe ĝia radiko, tion li sciis. Malgraŭ siaj interesoj ekonomiaj, li proponis leĝon por redividi la grundon k malebligi, ke reokazu la granda diferenco je grund-posedo, kiu, li antaŭvidis, estis ruinigonta Romon. Klasinteresoj pelis la patriciojn k pleb-gvidantojn detrui la kuraĝan revoluciulon. Kasius kun sia proponita leĝo falis, dronis en sia propra sango.

La dua estis Marko Manlius, nomita Kapitolinus. Foje li rimarkis, ke oni trenis unu el la soldatoj, kiu estis batalinta sub li. Li eksciis, ke tiu soldato estis arestita pro ŝuldo. Li malplenigis sian monujon, pagis la ŝuldon k deklaris, ke tiom longe, kiom li havus moneron, neniu romano suferos malsaton. Lia sinteno k postaj proponoj ĝenis la propraĵ-posedantan klason. Ree la pleb-gvidantoj — kiel la laborist-gvidantoj hodiaŭaj — konkuris kun la patricioj en «patriotismo» k «respekto al la leĝoj de la lando». Oni kaptis Manlius k ĵetis lin, kapon malsupren, sur la Terpan Rokon — de kiam datiĝas la proverbo «Estas nur unu paŝo de Kapitola Monteto al la Terpa Roko» (kio signifas «de gloro al martireco»).

La Pleb-gvidanto nek armis sin kontraŭ patricieco nek kontraŭ plebeco — t. e. ekonomia sklaveco. Li nek estis «idealisto» nek «ĉasis viziojn» — li estis «praktika». Samkiel nia hodiaŭa laborist-gvidanto zorgas pri sia propra sekuro kontraŭ malriĉo k metas sian propran intereson sur egala nivelo kun la patricia klaso — la nunaj kapitalistoj. Kiel lia pratipo, la Pleb-gvidanto, sekurigis sin per la termino «plebano», tiel trompante la senhavan prolet-amason romanan, tiel la nuna laborist-gvidanto usona trompas la laborist-amason per la termino «laboristo», kvankam li estas pli fidela subtenanto al la burĝa ordo ol la burĝoj mem.

S-oj Grin k Ŭol estas kiel prezidanto k vic-prezidanto de Amerika Federacio de Laboristaro la ĉefoj de ĉiuj usonaj «laborist-gvidantoj» (pli ĝuste: laborist-perfiduloj). Ili neniam perdas okazon, kiam ajn la laboristaro ribelas ĉi tie (kvankam ofte per malsaĝa taktiko k preskaŭ ĉiam gvidata de spionoj, tamen sincera), por konfirmi, per precizaj terminoj, sian lojalon al la «100%-a usonanismo» k al sia «patriotismo»; k neniam ili forgesas kondamni la «fremdulajn ideojn de socialismo, komunismo k anarkismo, kiujn oni penas enkonduki en nia libera k demokrata lando».

Georgo Saville (1092).

INFANLABORO EN ESTONAJ FABRIKOJ

Laŭ leĝoj ankaŭ en Estonio, same kiel en aliaj eŭropaj ŝtatoj, infanlaboro en fabrikoj estas malpermesata. En fabrikoj rajtas labori homoj nur de sia 17-a jaro, en aliaj laborejoj oni ne havas rajton dungi laboriston pli junan ol 14 jaran. Tamen tio restas nur surpapera. Ĉie k ĉiam la estona burĝaro treege ŝatas preni ekzemplojn de aliaj eŭropaj landoj. Kiam oni deziras doni al la ŝtato novan leĝon, per kiu oni povus pli forte, ĉu politike, ĉu ekonomie, subpremi la laboristan klason; same kiam oni komencas konstrui iun novan multekostan k senutilan luksan konstruon, — tiam nia burĝaro ĉiam fingromontras al aliaj landoj dirante: «Jen, ni devas sekvi aliajn landojn, por ke nia ŝtato ne estu pli malbona ol aliaj. Sed neniam oni sekvas aliajn landojn, se la afero koncernas plibonigon de viv- k laborkondiĉoj por la laboristaro. Tial ankaŭ estonaj surpaperaj defendleĝoj al laborista junularo estas pli malbonaj ol en aliaj ŝtatoj, k eĉ tiujn malfortajn leĝparagrafojn la entreprenistaro rajtas ignori senpune.

Infanoj de kamparanoj jam ekde sia 4-a jaraĝo komencas servi kiel pork- k ŝaf-paŝtistoj. 7-jara infaneto jam estas sperta bov-paŝtisto. Tre ofte ankoraŭ nun dum moderna civiliza tempo la patrinoj en kamparo devas fordoni ĉiusomere siajn almenaŭ 7-jarajn infanojn por 4 somer-monatoj al bien-posedantoj kiel paŝtistojn. Por ricevi pli da mono, ofte gepatroj forprenas printempe infanojn pli frue el lernejoj k lasas ilin ree viziti ĝin aŭtune pli malfrue ol ordinare. Tial la laborista infano en estona kamparo ankaŭ ne ricevas plenan elementan klerigon.

En urboj same oni ofte fordonas in-

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA NOVA EPOKO» ★

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 59

fanojn al la servo ĉe bien-posedantoj. Sed ĉar en urboj la deviga lerntempo estas pli longa ol en kamparo k lernejperiodoj same estas pli longaj, tial bien-posedantoj ne plu ŝatas dungi paŝtistojn el urboj. Tamen, ankaŭ la infanoj de urb-laboristoj ne povas ĝui tiun de poetoj k verkistoj tiom laŭditan «oran junecon». Tiu ĝuo estas nur por burĝidoj; laborista infano devas jam frue komenci servi la kapitalistan sistemon. Unue kiel gazetvendistoj k leterportistoj ĉe magazenoj, poste kiel junlaboristoj en fabrikoj. Ofte oni povas vidi matene sur la strato de estonta urbo, kiel la knabo iras al lernejo, portante kajerojn k librojn en unu mano, sed en alia mano tenante pakon da gazetoj, kiujn li vendas, laŭte reklamante sian varon. Ne malofte oni povas vidi ankaŭ 9-jaran knabon, bakist-lernanton, kiu sur la stratoj tiras grandan du-radan veturilon k vendas bakaĵojn, ĉar en bakejoj dum la du unuaj lernojaroj la lernantoj (mi dezirus skribi lernistoj), tute ne vidas sian laboron, sed nur devas plenumi la komisiojn de l’ mastro — porti akvon, vendi bakaĵojn, ktp.

12-jaruloj jam finis la devigan lernadon en elementaj lernejoj k komencas zorgi pri sia vivtenado. Kiel metilernantoj ili estas ŝatata materialo, ĉar dum 2—3 lernojaroj ili absolute ne ricevas salajron. Iafoje, se la mastro estas tiel bonkora, li donas al knabo aŭ knabino poŝmonon da 1—2 kronoj, por ke li (ŝi) povu viziti kinon.

14-jaruloj povas tre facile ricevi laboron en segejoj k aliaj fabrikoj, kvankam la leĝoj tion malpermesas. Kaŭze de la moderna tekniko la laborarto en multaj laborejoj estas tiel facila, ke infano povas anstataŭi plenaĝulon. Tion eluzas entreprenistoj, dungante junulojn k pagante al ili multe pli malaltan salajron.

Printempe, kiam finiĝas la laboro en lernejoj, komenciĝas ankaŭ la sezonlaboro en fabrikoj. Ĉar la plej granda parto de l’ estona laboristaro ricevas laboron en segejoj. Vintre ĉi tiuj ne povas produkti pro malvarmo k glacio, kio malhelpas alportadon de arboj. Dum vintro sekve la plimulto de l’ laboristaro estas senlabora k atendas la printempon, kiam oni povas rekomenci labori sur riveroj k en segejoj. Sed ĉar samtempe serĉas laboron ankaŭ el lernejoj liberiĝintaj infanoj, do la entreprenistoj prefere dungas ĉi lastajn.

Tre ofte tia laboro, kian 14—18-jarulo devas plenumi anstataŭ plenaĝulo, fariĝas neeltenebla por junuloj, kiuj dum vintro jam devis sidi inter la kvar muroj de lernejo. Mi mem ĉiusomere spertis tion, ricevante multe pli malaltan salajron ol plenaĝulo, sed devante en mia 16-a jaro labori kune kun sperta plenaĝa laboristo. Tre bone mi memoras ankaŭ okazon, kiam mia 14-jara kunlaboranto, devante forporti de maŝinoj falantajn restaĵojn, ne plu eltenis la penigan laboron, k kovrita tutkorpe de ŝvito, falis teren. Poste li estis anstataŭita de 20-jarulo, kiu ankaŭ ne eltenis la malfacilojn. Nur sperta plenaĝulo povis plenumi tiun laboron. Tiaj okazoj ne estas maloftaj.

SAT-ANOJ!

kiuj volas gardi la asocion tia, kia ĝi estas ekde sia fondiĝo k malebligi, ke ĝi fariĝu maskita filio de ia ajn politika partio, tiuj kunvenu en ĉiu urbo k starigu Gvardion de SAT. Sciigu al ni pri viaj deziroj k pri la rezulto de via agado. Organizita kontraŭstaro al partiecaj klopodoj estas necesa…

Direkcio de SAT.

En segejoj la laboristoj estas ankoraŭ devigataj labori 10 horojn tage. Ofte oni laborigas ilin laŭbezone eĉ pli longe. Nome kiam venas ŝipoj por forporti labor-produktojn, oni estas devigataj labori 12—14 horojn, ĉar la ŝipo ne deziras resti dum longa tempo en haveno k pagi havenimpostojn. Ĉar al junuloj oni pagas pli malmulte, do ĉiam ili devas resti pli longe, 12—14 horojn, en la laborejo, por plenigi la ŝipojn. La laboristaj organizoj en Estonio estas tre malpovaj, la entreprenistaro ilin tute ne atentas. Ankaŭ sur la ministra seĝo por sociaj aferoj sidas reakciulo; tial la fabrikposedantoj tute libere ignoras tiujn malfortetajn labor-defendleĝojn, kiuj estas starigitaj iam de maldekstrumaj ministroj. Nun la junularo mem jam pli k pli ekkomprenas la aferojn k komencas kolektiĝi en siajn organizojn.

N. Ruus (15 428), Pärnu.

SCIIGOJ EL GERMANIO

Oran horloĝon

ricevas ĉiu germana soldato, se li denuncas siajn kamaradojn, k se estas pruvite, ke ili apartenas al komunistaj aŭ nacisocialistaj ĉeloj en la armeo.

[BILDO p.3 | 35,45,63,70] Karikaturo: amaso da soldatoj kaj oficiroj, kiuj grimpas unuj sur la aliajn kaj piedbatas sin reciproke; malsupre dika oficiro kun sabro kaj ordenoj.

La arme-ministro mem elpensis tian decan rekompencon k li alvokis siajn subulojn praktiki la novan militistan ekzercon. En vero la danĝero flanke de faŝistoj k komunistoj ne estas tia, ke ĝi postulus tiajn rimedojn por kontraŭagi ĝin. Komunistemaj estas nur tre malmultaj k faŝistemaj estas tiom multaj, ke ili ne bezonas fondi ĉelojn.

Ĉar Germanio rajtas havi armeon da nur 100 mil soldatoj, ne ĉiuj emuloj povas rekrutiĝi. Dum ekonomiaj krizoj multaj junuloj sopiras servi kiel soldatoj; multloke tiu deziro estas plenumebla, se ili sukcesas ricevi rekomendon en speciala nacisocialista informejo.

Antaŭ nelonge okazis proceso kontraŭ kelkaj junaj oficiroj, kiuj estis konspirintaj en la armeo favore al la nacisocialista partio. Karakteriza estas eldiro de unu el la akuzitoj. Li elkriis: «Ja, se la soldato ne estas edukata nacie, kontraŭ kiun li do pafu?!» Ĉu la leŭtenanto ne pravas?

La Regna Standardo

estas unu el la plej konsiderindaj organizoj en Germanio. Kiam evidentiĝis, ke la respubliko ne povis fidi al sia propra armeo, tri partioj, la socialdemokrata, la demokrata k la katolika entreprenis estigon de organizo, kies sola tasko estu ŝirmi la t. n. demokratan respublikon kontraŭ malamikoj dekstraj k maldekstraj aŭ, kiel simpatiantaj gazetoj nun esprimas «kontraŭ blankaj k ruĝaj faŝistoj».

Nuntempe la 3½-miliona anaro konsistas en sia plimulto el laboristoj, kiuj aŭ estas membroj de la socialdemokrata partio, aŭ simpatias kun ĝi. Antaŭe inter la gvidantaro troviĝis famaj demokratoj k katolikoj (burĝoj), sed iom post iom tiuj eksiĝis, supozeble ĉar ili opinias, ke la «Regna Standardo» faris sian devon por la kapitalismo, nome sole per sia ekzisto limigis la kuraĝon de ribelemuloj, kiam minacis danĝero flanke de la radikala proletaro.

La katolikaj laboristoj restos fidelaj al la asocio, ĝis la episkopoj deklaros ĝin malamika al la eklezio, k tiaj deklaroj okazos, kiam la katolika partio oficiale amikiĝos kun la nacisocialista partio, kiu jam nun tute aliel prijuĝas la katolikan eklezion ol antaŭ kelkaj jaroj. Katoliko devas obei al la laŭleĝa registaro — k kiu decidos, ĉu registaro estas laŭleĝa aŭ ne?

Ŝajne la socialdemokrata partio nun konsciiĝas, ke ĝi povas fidi nur je si mem. Tro malbonaj estis ĉiuj spertoj pri la koalicifratoj de hieraŭ k ne permesas havi iluziojn pri alitendencaj respublikanoj eĉ en la Regna Stan-

— pàgina 4 —

60 — SENNACIULO

dardo «Nigra-ruĝa-ora», des malpli, ĉar germanaj faŝistoj ekster la nunaj landlimoj adoras la saman koloraron.

La «Ŝtalkasko»

havas ĉ. milionon da membroj. Ili fieras esti nomataj militopartoprenintoj, kvankam multaj komencis surhavi uniformon nur post la milito. Tiu ĉi organizo estas tre reakcia, sed ĝi ne scias, por kiu partio ĝi pledu. Membroj estas plejparte tiaj personoj, kiuj opinias sin pro konduto aŭ ekonomiaj cirkonstancoj superaj kompare al simplaj laboristoj, mezklasanoj, kiuj havas sufiĉe da mono por povi okaze renkontiĝi en iu bela parto de Germanio k tie ebriiĝi korpe k anime.

En la lastaj jaroj aniĝis multaj junuloj militemaj, kies asociojn la registaro malpermesis. Protektate de la influpova «Ŝtalkasko» — moŝto Hindenburg estas honora prezidanto — tiuj junuloj povas neĝenate okazigi militajn ekzercojn k ludojn, bedaŭrinde nur sen armiloj. Nun ili lernas obei al eksoficiroj k revas povi komandi iam estonte al tiuj, kiuj nun studante malŝparas sian liberan tempon.

Zehrer (6732).

[REKLAMO p.4] Aperis la novembra kajero de LA NOVA EPOKO, monata literatur-scienca revuo de SAT. Ĝi enhavas literaturaĵojn pri la vivo de negra bubo en Sud-Afriko, pri la mizervivo de eŭroplandaj proletidoj, 2 versaĵojn, medicinan artikolon pri vivisekcia eksperimento. Fariĝu abonanto! Unuopa n-o: 0,35 mk. g. Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

La reakcio en la germana popollernejo

Depost nelonge, kiel en Turingio, ankaŭ en la «lando» Brunsvigo (Braŭnŝvajg), nacisocialisto (faŝisto) estas ministro por internaj aferoj k klerigo. Unu el liaj unuaj agoj estis malpermesi la uzon de histori-libro, verkita laŭ modernaj pedagogiaj principoj k liberigita de la balasto pri datoj de militoj, imperiestroj ktp. La libro, kiu aperis nur en lasta jaro, estis furioze kontraŭbatalata de la tuta burĝa gazetaro kiel «provo enkonduki la infanojn en la detrua materialisma historikoncepto». En la malpermesa dekreto la ministro esprimas i. a. la penson, ke klopodoj k celadoj en la senco de l’ interfratiĝo de l’ nacioj estas nepermeseblaj, se ne samtempe estas vekata k firme enradikigata la volo al nacia memkonservo de l’ popolo. La Brunsvigaj libersindikate organizitaj instruistoj decidis unuanime protesti kontraŭ la malpermeso uzi plue la ĝisnunan historilibron en la tieaj lernejoj.

El «Volkslehrer».

Cenzuro en demokrata ŝtato

Cenzuro ne akordas kun demokratio k tial demokrataj respublikoj deklaras en sia leĝaro garantion de libero rilate al la gazetaro k publikaj kunvenoj. Tamen tiu «libero», ankaŭ en Aŭstrio, aliformiĝas sub pretekstaj devizoj en ĉikanojn, konfiskojn k malpermesojn. Se ne ekzistas cenzuro, la burĝaro trovas aliajn rimedojn por bari la disvastigon al liberaj opinioj. Se hodiaŭ kuraĝa teatrodirektoro intencas prezenti spektaklon kun socialisma aŭ ateisma tendenco (kio tre malofte okazas), tuj faŝistoj aŭ religiuloj publikigas, ke ili ne toleros tian prezenton k perforte ĝenos ĝin. La polico, kiel servanto al burĝaro k eklezio, post tio kompreneble rapidas malpermesi aŭ cenzuri la teatraĵon, por ŝirmi la ordon k malhelpi kunpuŝiĝon. Vere do faŝismaj banditoj nun mem estas juĝistoj. El la kaŝita spirita teroro iĝis la malkaŝa, rekta.

Tiaj atakoj okazas ankaŭ kontraŭ iomete liberemaj teatraĵoj, kiel ekz. «Edziĝoj okazas en ĉielo» de Hazenklever (Hasenclever). Kiam en Vieno oni unuafoje prezentis tiun humoraĵon, la aŭtoro k eĉ la geaktoroj estis akuzataj pro ofendo al dio. La krimo konsistis en tio, ke dio en tiu teatraĵo estas personigita kiel maljuna viro kun longa barbo… Simpla deziro de katolika organizo sufiĉis por ŝtata atako. Rezulte en la menciita spektaklo oni devis ŝanĝi la agadlokon en Olimpon k alinomi la agantojn laŭ malnovaj grekaj dioj, por trankviligi la religiulojn. Tiel infanece kondutas eklezianoj en la 20-a jarcento.

F. S. (16 362).

Maldungoj ĉe maristoj

La kapitalisma produktad-sistemo putras, tamen tiuj, kiuj kontraŭbatalas ĝin, estas persekutataj, k en tiu persekutado eĉ partoprenas iafoje organizoj laŭdire laboristaj. Ekzemple en Antverpeno marista SAT-ano estis

Memoro je la 15-a de julio en Vieno

(Daŭrigo. Vidu n-ojn 312, 313, 315, 316, 317, 318, 319)

Dum multaj monatoj post la 15-a de julio, preskaŭ ne pasis tago sen tio, ke oni legis en la gazetoj socialismaj de Vieno pri plejeble imageblaj fitraktoj al laboristoj en la policejoj. Tiun kruelegan sorton spertis, oni kvazaŭ sentus sin instigita diri memkompreneble, ankaŭ la personoj arestitaj dum la tri sangaj julitagoj mem (15.—17.). Ĉe tiaj fitraktoj la policanoj ofte piedbatis la viktimojn, staris sur ili per la tuta pezo de l’ korpo, rompis nazoston, elbatis dentojn, okulojn, rompis brakojn, krurojn, okazigis terurajn internajn vundojn, batis ilin ofte tiom, ke ili estis nur unu sola inflaminta pusa ŝvelegaĵo. Tiaspecaĵojn oni povis legi post la 15. julio dum multaj monatoj, k ĉiam la koncernaj gazetoj publikigis detalojn k havis nomojn k adresojn de la fitraktitoj k ofte ankaŭ indikis tiujn.

Al tiaj krimulaĉoj la aŭstria registaro dankis pro ilia «energia k modera (!!) sinteno» (laŭvorta traduko de la aŭtentika eldiro) dum la 15. k 16. julio 1927!

Pri la fitraktoj en la vienaj policejoj oni devas ankoraŭ paroli: Ili okazis oftege ankaŭ antaŭ la sangaj julitagoj de 1927 k okazas ankoraŭ nun: Se modeste vestita homo, proleto aŭ iafoje ankaŭ ebriulo havas la malfeliĉon esti arestita k kondukita al polica komisarejo de Vieno, li povas danki la sorton, se li eliras de tie sana kun siaj rektaj membroj kiel antaŭe. Ve al li, se li dum la eskortado al la policejo laŭtigis ian malŝatan aŭ insultan vorton kontraŭ la polico aŭ se treege ebria homo pro troaj baraktoj tre neoportunigis la arestadon. Por ĉiu insultvorto, por ĉiu barakto li ricevos tiom da dekoj da teruraj batoj.

Ofte okazas, ke tute honestaj homoj, kiuj indignas pri nenecesa, bruta sinteno de arestantaj policanoj, akompanas la eskorton al la policejo k plendas pro la bruteco de la policanoj antaŭ la polica komisaro. Nun vi eble pensas, ke la komisaro polica afable aŭskultas ilin, protokolante iliajn eldirojn, promesante rebonigon. Vi ege eraras. Li kriaĉas kontraŭ ili, diktas al ili policpunon, ofte areston!

Tute aparta specialaĵo de aŭstria policano estas la tiel nomita «ofica juro»! Tiu ebligas al aŭstria policano, nepunite, ne atingite de ia leĝo aŭ estraro murdi, kripligi, perforti, fibategi homojn. En la juĝejo li simple, okaze de plendo de viktimoj, plej gaje k trankvile, kvazaŭ nenio malbona estus okazinta, faras ĵuron, simple deklarante, ke li diras sub «ofica juro» tion aŭ alian. La klasjuĝado en Aŭstrio estas tiom fia, ke oni ne kredas al dek honestaj, senmakulaj homoj, sed kredas al unu policano, kiu deklaras ion malveran, kion li iam parkere lernis kiel papago, sub ŝirmo de «ofica juro».

Ni rigardu ekzemple la polickuraciston, kiu kuracas la fibatitajn, kripligitajn, sangantajn el multaj vundoj viktimojn en la polickomisarejo. Li bonege scias, ke liaj subuloj faris tiujn krimojn. Malgraŭ tio li k la aliaj aŭtoritatuloj en la polica komisarejo deklaras, ke la homo mem havigis al

— pàgina 5 —

SENNACIULO — 61

eksigita el la Nacia (brita) Unuiĝo Marista (National Union of Seamen). Sekve estis malpermesite al li laborakiri sur britaj ŝipoj, kie li laboris dum jaroj; ĉar laŭ registara ordono nur tiuj povas esti dungataj sur britaj ŝipoj, kiuj estas anoj de Nacia Unuiĝo. Krome li ankaŭ estas forpelita el la lando. Lia sola kulpo estas, ke li helpis al malpli sciaj K-doj akiri pagojn por kromhoroj k ĉiel helpis la malfortulojn ĉu per konsiloj, ĉu per agoj batali por siaj rajtoj kontraŭ la labordonantoj. (13 066.)

Por la triumfo de l’ faŝismo!

Kial Musolini ne havu plej grandan optimismon preparante siajn militaventurojn? Aktuala okazo ree konfirmas al li, ke la antikva romana proverbo «Dolĉe estas morti por la patrio» neniel perdis sian signifon en la hodiaŭa Italio. Ja sub la gvido de l’ grandbuŝulo la batalionoj de l’ faŝista milico estas pretaj sin oferi sur la altaro de l’ patrio! Senrezerve, religie, kun malestimo al la morto. Kaj estas ne nur vortaj deklaroj; estas ago: akcepto de libervola sklavkontrakto servi dum 10 jaroj enviciĝante en la armeo. El ĉiuj regionoj de Italio la batalionoj akompanis tiun agon per laŭdhimnoj je la Gvidanto k la reĝimo. Ĉiuj deklaroj spegulas proksimume tiun ideon: «Nia fido ne konas limojn en la servo k nia amo al la fusilo, adoro al la maŝinpafilo, bonmemoro pri la ponardo restis senŝanĝaj.»

Ĉu io alia estas bezonata por regi, subpremi k militi?

SE VI ESTUS RIĈULO . . . ?

Respondis al tiu enketo iniciatita de K-do F. S. en n-o 312 tiom multaj, ke ni estas devigataj resumi la respondojn ĉi-sube per kelkaj linioj, konigante nur la esencon el la diversaj artikoletoj¹. La verkintoj bonvolu pardoni al ni la mallongigon, komprenante la maloportunon, en kiu ni troviĝas pro manko de spaco. — Red.

K-do 16 808 (Estonio) opinias, ke ĉiu agus post subita riĉiĝo konforme al forto de sia karaktero; multaj forŝirus siajn ligojn kun la proleta klaso. Li mem opinias povi resti fidela al proleta koncepto k utiligus la ricevitan riĉaĵon unuavice por nia movado k la agokapablo de niatendencaj organizoj, ĉar disdoni la riĉojn al nur kelkaj personoj plibonigus ja ties staton, sed ne tiun de la tuta socio. Sekve nur duavice li pensus zorgi pri plibonigo de sia propra stato.

Ni venku la indiferenton en niaj propraj vicoj!

K-doj! Eluzu la vintrajn monatojn por varbi novajn abonantojn al «S-ulo»! De la varbsukceso dependas la 12-paĝeco de nia organo!

K-dino 2019 (Aŭstrio) uzus la riĉon por lerni k studi, ĉar scio estas potenco, per kiu oni povas helpi liberigi la samklasanojn. Ŝi klopodus resti en konstanta kontakto kun la proletaro.

K-do R. Scheibler (9367), Germ., konstruus sur montopinto feran domon nomatan «Unueco», kie kunvenus dumtage prolet-infanoj por lerni k ludi, vespere plenaĝuloj por pligrandigi siajn sciojn. Oni laborus tie laŭ principoj de prol. unueco k supertendenceco.

K-do MOR (14 624), Germ., donus la monon por institucio «Sennacieca Lernejo» kreota por eduki homojn kapablajn gvidi la homaron juste. Li opinias, ke malatentante la «klasan devenon» tasko de homo k de klaskonscia laboristo estas zorgi pri justo en la socio per sia tuta forto. Li ne uzus monon por si mem.

K-do 11 128 (Germ.) starigus Sendstacion por nia organizo, nature mallongondan. Tiel la SAT-anaro estus interligita ne nur gazete k letere, sed ankaŭ buŝe. La radiaj ondoj ne konas limojn, ankaŭ ne terorlandajn. La SAT-rondoj instalus malmultkoste radio-ricevilon k povus aŭskulti elsendojn du-trifoje semajne. La K-do opinias, ke por la efektivigo de tiu ĉi plano oni ne bezonas atendi ekriĉiĝon de iu SAT-ano, sed povas jam serioze pritrakti ĝin kiel baldaŭan realaĵon, en okazo de SAT-ana monkolekto tra la mondo.

Ankaŭ K-do 16 052 (Polio) opinias, ke la subite riĉiĝanta proleto en plej multaj kazoj ĉesus labori, amuziĝus en diversaj lokoj kun siaj geamikoj, aĉetus aŭtomobilon, luksan domegon ktp., fariĝus ekspluatisto, nenion donus al laboristaj organizoj. Malmultaj estus idealistoj, kiuj utilus per la mono al diversaj asocioj, plibonigus la financan staton de SAT k restus honestaj K-doj.

¹ Unu respondo jam aperis en n-o 315.

si la vundojn pro tiu aŭ alia kaŭzo, do kvazaŭ sin mem kripligis, al si mem frakasis nazoston, al si mem elbatis dentojn, al si mem faris gravajn eksterajn k internajn vundojn, sin mem bategadis tiom kruelege, ĝis li aŭ ŝi estis unu sola sangokarna, pusa ŝvelegaĵo! ktp.

La polica kuracisto estas akademie, universitate klerigita homo: Kian konsciencon, kian senton tia homo havas, se li tiajn fiagojn plenkonscie kaŝas, prisilentas, falsas.

Laŭ mia opinio ne estas senkulpigo diri, ke tiaj fiagoj estas tolerataj de iuj, por ne perdi la oficon. Se ekzemple iu policano escepte ne fitraktas senarman, senhelpan homon k nur rigardas la procedon, li estas samkulpa, iel eĉ pli kulpa ol la fitraktantoj mem, ĉar tute egale, ĉu perdo de ofico aŭ ne, li havas la devon laŭeble malebligi tiajn fitraktojn, atentigi siajn kolegojn pri la fieco de ilia agado. Sammotive ankaŭ ekz. oficisto devus tute trankvile rigardi, kiel ĉefo prenas iun objekton por jeti ĝin al oficisto. Memkompreneble ĉiu iom honesta dungito tiuokaze retiros la manon aŭ brakon de l’ ĉefo, donos al li baton por teren faligi la atakilon, tute sendepende de tio, ĉu la ĉefo poste maldungos lin aŭ ne.

En Aŭstrio al proleto, aŭ al iu ajn alia laboriste vestita homo malriĉa, preskaŭ neniu juĝisto, fakte preskaŭ neniu helpos kontraŭ policano, kiu kripligis, fitraktis aŭ faris ion malbonan al li, ĉar la polica juro ne estas tuŝebla. La sola afero farebla de viktimo estas, iri al socialisma gazeto, kiu publikigos la fakton k ĉe la fino metos stereotipan frazon kiel jenan: «Ni atendas nun, ke la polica direkcio esploros k eventuale punos.» Sed tio neniom helpas k ankaŭ ne redonas al la viktimoj perditan sanon . . .

Tre stranga estas la konduto de la ĝenerala publiko rilate al la fitraktoj en la polickomisarejoj de Vieno. La gazeto «Abend» (Vespero) dum multaj jaroj ĝis la julia murdado de 1927 skribis treege ofte pri la afero en sufiĉe akra tono k per dikaj presliteroj k ĝin faras laŭ eblo ankoraŭ nun, indikante plenajn nomon k adreson de viktimoj k polickomisarejo, kie la fiago okazis. Antaŭ nemultaj jaroj eĉ estis pro tiuj regulaj publikigoj en «Abend» debato en la parlamento, sed la afero ne ŝanĝiĝis.

Oni devas scii, ke tiu gazeto estas legata ne nur de laboristoj, sed ankaŭ de aliaj socitavoloj, eĉ de multaj bonstataj personoj. Do de longaj jaroj ankaŭ multaj miloj da ne-socialistaj personoj, neproletoj eksciis pri tiuj fitraktoj en la policaj komisarejoj k ankaŭ, se ili legas «Abend», pri tio aŭdas ankoraŭ nuntempe. (Daŭrigota.)

[REKLAMO p.5] Plej fidela konsilanto, se vi bezonas demandi pri la senco k la aplikeblo de iu ajn esperanta vorto, estas la PLENA VORTARO DE ESPERANTO. Volumo de 536 pĝ. en formato 14×20 cm. Prezo: bindita ekzemplero 10 mk. g. afrankite, broŝurita „ 9 „ „. Nur por aktivaj membroj (t. e. membro-abonantoj) de SAT validas rabato de 20 % je tiu ĉi verko. Mendu ĉe Adm. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 aŭ Direkcio de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX.

— pàgina 6 —

62 — SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

KOMUNIKO DE LA DIREKCIO

En nia raporto antaŭ la Londona Kongreso, en niaj deklaroj sur la paĝoj de «S-ulo», ni ĉiam esprimis nian esperon, ke nia mono kuŝanta en Moskvo iel aŭ aliel finfine trafos en nian kason. Ni multe esperis de la klopodoj de P e u v a g (kiu niascie havas bonajn rilatojn kun la partiinstancoj en Moskvo), la firmo, kie estas presata «S-ulo», por atingi, ke ĝi ricevu monon el nia konto en Moskvo. Per letero de nia Administranto kun la dato de l’ 3. 11. 1930 ni eksciis, ke el Moskvo atingis al P e u v a g sumo de 1000 germanaj markoj.

Nun restas sur nia konto en Moskvo ankoraŭ saldo de 12 431,52 mk. g.

Per letero de la Adm. Sekretario de CK de SEU, K-do Demidjuk, ni ankaŭ eksciis, ke estas promesite komence de januaro 1931 sendi al Leipzig ĉiumonate 1000 markojn. Se tiel okazos, la ŝuldo al SAT en Moskvo povos esti likvidita dum la jaro 1931. Bedaŭrinde dum tiu tuta jaro niaj sovetiaj K-doj tamen ne povos pagi siajn kotizojn al SAT k abonojn al ĝiaj organoj. Necesas do, ke la ekstersovetiaj K-doj daŭre montru al ili sian solidaron.

Rilate presigon de libroj, ni ĝis nun ricevis neniun informon pri tio. Ni rememorigas, ke en Moskvo kuŝas jam delonge kelkaj manuskriptoj je la dispono de l’ CK de SEU por presiĝi je la konto de SAT.

Kiel instrui laŭ «Petro»? ¹

Sendube ĉi tiun demandon faras al si multaj instruantoj de esp-o, ĉefe el la novaj, kiuj eble la unuan fojon prezentas sin kiel instruanto al la lernantaro. Per mia artikolo mi klopodas iom helpi al tiuj K-doj, en la konscio, ke ili faras grandan servon al la esp-a k aparte al la SAT-movado. «Petro» havas la avantaĝon, ke en ĝi ne estas iu seka teksto, sed viva travivaĵo de iu proleto, kiu tre interesas la kursanojn, tiel ke ili atente sekvas lecionon post leciono. Plie, ĝi estas uzebla en ĉiuj landoj de la mondo k de anoj de ĉiu proleta tendenco. En landoj, kie oni ne uzas la latinan skribmanieron, estas rekomendinda la samtempa uzo de la «Labor-Kajero al Petro». Ankaŭ post kursoj laŭ gramatika metodo k laŭ «Ĉe-metodo» la kursa lernolibro «Petro» tre taŭgas, ĉar la lecionoj en «Petro» estas tiel kunmetitaj, ke ili komenciĝas per tute simplaj frazoj kaj iom post iom fariĝas pli ampleksaj. En ĉiu leciono, ĉiu nova vortradiko estas graslitere presita k ĉiu nova afikso signita per streko, kiu komprenigas al la lernanto ion novan. La necesa vortprovizo estas zorge disdivita al ĉiuj lecionoj, por ke la lernanto ne estu tro streĉata dum unu leciono. Fine de la libro estas kelkaj tabuloj, kiuj prezentas per bildo la diversajn afiksojn k prepoziciojn por pli bona kompreno.

Kiel nun instrui? jen la demando. «Petro» estas lernolibro laŭ parola metodo, t. e.: dum la instruado oni devas paroli preskaŭ nur esp-e, la nacian lingvon oni nur uzu, se necesas, por gramatikaj klarigoj. La instruanto devas esti lerta vortjonglisto, t. e. sperta esp-isto kun iom da pedagoga kapablo. Neniam li devas esti en embaraso. Ĉiam k ĉiel li devas altiri la atenton de l’ kursanoj. Per gestoj k ŝercoj li devas agrabligi la studon al la lernantoj. La kurso devas prezenti viglan popoleton, inter kiu la instruanto estas la hardita gvidanto; tiel la instruado ne tedas k enuigas. La instruanto ne ĉiam mem parolu, sed ĉiel paroligu siajn kursanojn per simplaj demandoj. Oni atentu, ke la lernantoj tute klare k laŭte elparolu vortojn k frazojn, ĉar lernitaj eraroj estas malfacile forigeblaj. Komuna respondo estas tre utila, ĉar per tio ankaŭ timemuloj riskas paroli, aliel ili restas mutaj k ne lernas la elparolon. Grava tasko de l’ instruanto estas ankaŭ esplori la karakteron de l’ kursanoj, ĉar ĉiu homo, ĉefe laboristo, pro la ekonomiaj cirkonstancoj (longhora laborado, k senlaboreco), havas sian specialan spiritostaton k ofte postulas individuan trakton. Antaŭ ĉio la instruanto ne prezentu iun tipon burokratan kun «magistrat-oficista mieno», sed estu al la kursanoj bonkora amiko, ĉar tiel li facile akiras la fidon de l’ lernantoj k la instruado fariĝas pli libera k amika.

Ĉu uzi «Petro-n» dum la unua leciono? Ne! Oni instruu almenaŭ 4 lecionojn tute sen libro. Estas la preparaj lecionoj, dum kiuj la instruanto devas skribi ĉiun novan vorton sur la tabulon k same la lernantoj en sian kajeron aŭ sur paperfoliojn, ĉar samtempe skribi k elparoli iun vorton aŭ frazon faciligas la lernadon. La frazojn oni tiel kunmetas, ke en ili estas multaj jam konataj vortoj. Ĉar esp-o havas vortradikojn el la 16 plej multe parolataj nacilingvoj, mi kredas, ke ĉiu instruanto trovos tiajn vortojn.

Unua kunveno. — La instruanto notas laŭvice la ĉeestantojn: nomon, adreson, aĝon k profesion; li havas en sia listo tiom da rubrikoj, kiom da kunvenoj li intencas okazigi. En tiuj rubrikoj li notas, post la kunveno, prikursajn rimarkigojn k organizajn aferojn. Tio ne nur utilas kiel statistika materialo, sed ankaŭ helpas por pli rapide interkonatiĝi kun la kursanoj mem. Kiam la organizaj preparoj finiĝis, la instruanto komencas la kurson, akcentante, ke akurata vizito estas nepre necesa k ke ĉiu dum la kursodaŭro estu tre atentema, por la bono de ĉiuj partoprenantoj. Nun li klarigas en konciza formo la valoron de esp-o por la laboranta klaso de l’ tuta mondo k transiras al la strukturo de esp-o mem, kiu en 16 reguloj estas fiksita. Precipe li klarigas facilan frazon, en kiu troviĝas la artikolo, substantivo, la helpverbo «estas» k la adjektivo kun prefikso «mal». Per ĉi tiuj kvar vort-specoj k la prefikso «mal» oni priparolas ĉiujn objektojn de la ĉambro, en kiu oni troviĝas. Sur la tabulon skribu kelkajn tiajn frazojn, ekz.: «La fenestro estas pura» ktp. Per linio oni interligu la adjektivon kun la substantivo, por montri, ke la adjektivo rilatas al la substantivo (do al la subjekto). La lernantoj notas ĉiujn aŭditajn esp. vortojn, kompreneble nur de la objektoj troviĝantaj en la ĉambro, k estas petataj ilin lerni ĝis la sekvonta kunveno. Krome la instruanto skribas la salutformojn en esp-o sur la tabulon, kiujn la lernantoj ankaŭ diligente notas. La instruanto demandas, ĉu iu ankoraŭ havas demandon; se ne, li finas la lecionon per klara «Ĝis revido!»

Mi aldonas, ke dum la unua kunveno la instruanto plej multe parolis en sia nacia lingvo, ĉar la unua renkontiĝo ja estis ĉefe informa. La instruanto ankaŭ klarigu tre bone la akcenton en esp-o, k diru, kiom utila ĝi estas por la klaro de la lingvo.

(Finota.) 90.

¹ Lernolibro laŭ rekta metodo. 64 pĝ. Prezo: 0.70 mk. g. Admin. de SAT.

Laŭ multaj plendoj ricevitaj de la Administracio, n-oj 310 k 312 de «S-ulo», plejparte ankaŭ n-o 311, ne trafis en la manojn de l’ sovetiaj abonantoj, kvankam ili estis regule ekspedataj. Kredeble tiuj n-oj estas konfiskitaj, ĉar ili entenas artikolojn, kiuj ne plaĉas al la Ĝenerala Sekretario de S.E.U. Lia provizora ĉiupoveco havos tamen finon.

K-doj, kiuj havas korespondanton en Sovetio, estas petataj laŭeble p e r l e t e r e transvenigi tiujn n-ojn en Sovetion!

— pàgina 7 —

SENNACIULO — 63

INTER NI

— Estas neforigebla f a k t o, ke mi estas germandevena k parolas la germanan lingvon. Sed estus tute indiferente al mi, ĉu la francan aŭ alian de kulturita popolo. En mia lingvo estas tiom da delikataĵoj, ke ĝin mi amas pro tio; ĝi donas al mi estetikan ĝuon. Tial, miaopinie, la mondo estus malpli riĉa, se mankus tiuj variigaj diferencoj, kiujn konsistigas la naciaj lingvoj. Esperanto estu do nur la d u a lingvo por ĉiuj. Ĉu pro tiu mia starpunkto en tiu demando vi rajtas nomi min naciisto?

— Konstati fakton, tio pruvas nenion en si mem. Epidemioj, militoj ankaŭ estas faktoj; ĉu tio signifas, ke ni devas fari nenion por ilin forigi? Religiulo ankaŭ amas sian religion k trovas en ĝi multe da «delikataĵoj». Dum la milito, inter miaj frontamikoj estis katolika pastro. Li perdis la kredon je la dia misio de l’ eklezio. Tion li konfesis al mi kelkan tempon antaŭ la malmobilizado. Li decidis ne denove survesti sutanon k provi «refari» sian vivon. Li estis tre kulturita k muzikema homo k tre bedaŭris, ke en sia estonta vivmaniero io mankos al li: la pompaj religiaj ceremonioj, kiuj okazas en preĝejoj dum festoj k similaj okazoj. Tiaj aranĝoj ja donis al li grandan estetikan ĝuon. Ĉu pro tio li devus resti en la eklezio?

Laŭ mi, naciisto estas ĉiu, kiu celas konservi naciajn apartaĵojn; ĉiu, kiu ŝatas, flegas k gloras ilin. Ho! mi volonte konsentos, ke la naciismo de nia K-do ne estas atakema k konkerema. Se tiel ĝi estus, oni ja devus nomi ĝin imperiismo. Estus tamen facile argumenti, ke la logika k natura konsekvenco de l’ naciismo kondukas al la deziro, ke la tuta mondo profitu el «delikataĵoj», kiujn oni tiom ŝatas . . .

Oni ja povas konsideri la naciojn kiel eternindaĵojn k klopodi por trovi juran bazon, kiu ebligu inter ili pacajn interrilatojn. Tio estas la internaciisma vidpunkto. Ni ne esploru nun, ĉu la malvolviĝo de la ekonomiaj fortoj, kiuj preparas k trudas la formon de la homaj socioj, permesos tian aranĝon.

Kiam filozofoj parolas pri «historiaj rasoj»¹, pri la «animo de nacioj», mi ne neas tiujn faktojn. Sed la samaj homoj ankaŭ klarigas, kiel naskiĝis k evoluas tiaj rasoj, tiaj animoj. Ili do ne estas io eterna, neŝanĝebla. La tutmondaj trustoj, la tutmonda trafiko, la senfadena telefonio k. s. artefaritaĵoj kreas iom post iom la objektivajn kondiĉojn, kiuj ebligas la naskiĝon de sennacieca animo. En la estontaj generacioj supozeble pli k pli malvolviĝos la teknika menso malprofite al la mistika aŭ religieca. En N a c i i s m o¹ mi akcentis, ke la ideoj k sentoj postvivas longe la kaŭzojn k objektivajn kondiĉojn, kiuj naskis ilin. Sed la homoj, kiuj konscias pri tio k volas fari pioniran laboron, devas jam nun senĉese penadi liberiĝi el tiuj ideoj, kiuj tenas nin spirite ligitaj al la pasinto. Iel ni devas obei la konsilon de la filozofo Niĉe: p e n a d i s i n m e m l e v a d i s u p e r s i a n p r o p r a n k a p o n. Neniu aliiĝo, neniu progreso estus ebla, se pioniroj senĉese ne penadus en tian direkton.

Parolante pri edukado k kulturo en SAT, mi ĉiam pensis pri tiu pionira laboro. Per esperanto oni povas prave celi la kreon de sennacieca animo. Nia artefarita lingvo povas fariĝi tiom riĉa k delikata, ke neniu bedaŭros la morton de la nacilingvaj delikataĵoj. Kiu konscie k obstine celas al tio, tiu estas sennaciisto; kiu male deziras konservi la naciajn apartaĵojn, tiu estas naciisto, eĉ se li ne deziras, ke lia nacio estu super ĉio. E. L.

¹ Je biologia vidpunkto puraj rasoj ne plu ekzistas jam delonge en la t. n. civilizitaj popoloj.

¹ SAT-eldono. 124 pĝ. Prezo 1,30 mk. g.

KIO OKAZAS EN NIA MOVADO?

Kun la ĉi supra titolo aperis en «Laborista Esperantisto», la oficiala organo de la Nederlanda Lab. Esp. Federacio, artikolo, el kiu ni represas jenon:

«… En mallonga tempo estiĝis organizita opozicio, kiu postulas la forigon de la nuna SAT-estraro, pro ties supozita oportunismo. Dum en Londono la kongreso okazis, komenciĝis en Moskvo la subfoso de la Göteborga konvencio. La nova estraro de G.L.E.A. (Germana Lab. Esp. Asocio) helpas la sovetajn esperantistojn en tiu kontraŭkonvencia agado k la unua, tre grava, por la unueco danĝera paŝo jam estas la eldono de propra organo. Tiun gazeton, kies nomo estas «Internaciisto» oni anoncas kiel organon de la klasbatala esperantistaro k ties opozicio en la Sennacieca Asocio Tutmonda. Ni devas konfesi, ke ĝi ne estas organo de nura opozicio, ĝi estas partia gazeto komunista. Se la komunistoj aŭ kiu ajn bezonas proprajn gazetojn, nu ili eldonu ilin. Sed ne sub kovrita flago.

«La LEA-oj obeu la konvencion kun SAT k agu laŭ ĝi. Tio estas nia devo k de ĉiuj, kiuj ĝin akceptis. En la kadro de ĉi tiu konvencio estas eble plene kunlabori por celoj laboristaj. La ideo de superpartieco, de sennaciismo, la plenumota kulturtasko allogis k allogus LEA-ojn k K-dojn de ĉiuj tendencoj, kiuj antaŭe suspekte rigardis ĝin.

«La opozicio deklaras, ke ĝi ĉiurimede batalos, i. a. por retransformo de SAT k de ĝiaj organoj en klasbatalan organizon, dum la menciita konferenco en Moskvo tutforte penos, ke en 1931 en Moskvo okazu internacia kongreso de revoluciaj esperantistoj, por formi la novan revolucian organizon!

«Ĉar la LEA-oj estas alvokataj helpi en tiu agado, k ĉar la tuta afero rilatas al la de ni akceptita konvencio, ni deklaru, ke netolerebla estas la eldono de konkuranta al Sennaciulo organo k la mortigo de SAT per planita starigo de unutendenca internacia organizo.

«La serioze de ni pritraktita konvencio ne signifas por ni disŝireblan pecon da papero. Kontraŭ tiuj, kiuj diras voli la unuecon, sed komencas la skismon, ni alvokas la esperantistan laboristaron plifortigi SAT-on per aktiva membreco, por ke ĝi des pli bone venku la krizon . . .»

Ni ne emas aldoni komentojn, nek refuti la amason da malveraĵoj, kiuj troviĝas en la menciita partia organo. Ni ja timas naŭzi la legantaron per abundo da polemikaĵoj. La legantoj diru, ĉu ni pravas pri tio?

Hodiaŭ ni tamen konigu dokumenton, kiu estas tre elokventa per si mem k montras klare, ke la skismigantoj ne laciĝas en siaj klopodoj.

EKRELO Leipzig N 24, Löbauer Str. 35¹ Germanio

Al la lokgrupo en . . . . . . . .

Karaj Kamaradoj!

Per tio atingas vin la sciigo, ke en metropolo de laborista esp-o movado Leipzig estas farita grava paŝo. Fondiĝis eldonsocieto: Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto Literaturo (EKRELO). Ĉi entrepreno baziĝas sur fundamento de kelkaj laŭlandaj esp-o organizoj k posedas pro tio vastan agadkampon. La fondiĝo² de tia entrepreno fariĝis necesa pro absoluta manko de literaturejo. Efektive, ekzistas jam kelkaj revoluciaj esp-o verkoj, tamen ili ne jam estas sufiĉe konataj inter la laborista esperantistaro. EKRELO intencas plenumi ĉi tiun taskon. Ĝi celas eldonadi revolucian esp-o literaturon de fame konataj revoluciaj verkistoj. Sufiĉa nombro da

¹ Sendube pro modesto K-do Kampfrad konigas nur sian adreson k ne sian nomon. Tia artifiko tamen trompos neniun.

² Ni ne korektis la lingvaĵon en ĉi tiu dokumento. — Red.

[REKLAMO p.7] Memorinda okazintaĵo estis la 10-a SAT-Kongreso en LONDONO (3.—7. aŭg. 1930). Ĵus aperis ampleksa PROTOKOLARO pri la kongresaj raportoj k debatoj. Havigu al vi tiun gravan broŝuron; mendu ankaŭ ekzempleron por sovetia K-do! 84 densetekstaj paĝoj! Specialprezo: 0,50 mk. g. (sen kromrabato por SAT-anoj)! Sidejo de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX. Administrejo, Leipzig O 27.

— pàgina 8 —

64 — SENNACIULO

verkoj k verketoj jam estas en preparo. Unuaj aperas jam post proksimume 2 semajnoj.

. . . .

Gek-doj! Per flegado de revolucia esp-o literaturo oni helpas prosperigi la mondrevolucion, klerigante la Proletaron. Bonvolu subteni la entreprenon en sia klopodo, aĉetante k vendante aperantajn librojn. Krom memeldonaĵoj estas havebla ĉiu ajn esp. literaturo.

Ĝustigo

Sekve de nia piednoto en n-o 315 de «S-ulo», koncerne diron de K-do P. Holt, ni ricevis de li leteron, per kiu li sciigas, ke liaj diroj estis miskomprenataj k ke la prezidanto de l’ kunveno, K-do Sulski, ne ebligis al li fari ĝustigon. Nu, ni ne disputu pri tio. La pruvo, kiun ni kredis trovi en la diroj de K-do Holt, fariĝas hodiaŭ tute nenecesa post la publikigo de la ĉi supra dokumento.

TRA LA MOVADO

KRONIKO

BELGIO. Antverpeno. La loka SAT-anaro elektis en kunveno de 31. okt. kiel novan peranton (anstataŭ nun ekzistantaj tri) unuanime K-dinon Antonia Van Es. Samtempe elektiĝis trimembra komitato por pliefikigo de SAT k esp. propagando. (13 066.) — BRITIO. Londono. La SAT-kongreso faris grandan utilon al la propagando en la ĉirkaŭurbo Willesden (Londono). Dum kelkaj jaroj iu SAT-ano ĉi tiea gvidis kursojn kutime unua- k mez-gradan: ĉi jare la unuagrada konsistas sole el tute novaj lernantoj, kiuj plejparte interesiĝis pri la lingvo per nia 10-a. Kelkaj inter ili (ordinaraj laboristfamilianoj) afable gastigis kongresanojn alilandajn. La lingva barilo tiam spertita instigis ilin lerni la lingvon. La rezulto estas starigo de kurso kun 23 lernantoj. La instruanto uzas dum duono de ĉiu leciono la Ĉe-metodon, kun kontentigaj rezultoj. (2800.) — FRANCIO. Lyon. 3 novaj kursoj malfermiĝis en oktobro. — Sisteron. La 2. nov. 2 germ. SAT-anoj (Levi k Kleibrink) trapasis la urbeton k estis frate akceptataj. La lokaj SAT-anoj disiĝis post batalo el la neŭtrala societo, kreis apartan grupon, kiu eldonas propagandan organon «Unupaĝa jurnalo» (red. V. Vignet). (1485.) — GERMANIO. Chemnitz. La socialistaj Gek-doj eksiĝintaj el GLEA fondis je 28. 8. socialistan esp. grupon, kiu penos enpenetrigi esp-on en socialdem. organizoj (partio, sindikatoj, sport- k kulturmovado). SAT-ano 2378 estas elektita kiel estro, pliaj estraranoj: SAT-anoj 1867, 8077, 2401, 3018, 8087. Grupjurnalo «La Socialisto». Ni komencis 3 novajn kursojn, krome 1 perleteran kun sume 60 partopr. 2 pliaj kursoj en preparo. Biblioteko fondita. La loka esp. kartelo sukcesis starigi 3 novajn kursojn (1 deviga) en lokaj popollernejoj, esp-o fariĝis agnoskita instrufako en niaurba lernejo por lab. fabrikkonsilantoj k sindik. funkciuloj, kiu estas sub ŝtata kontrolo. Aranĝota: parolado en loka popolkleriga komitato k Ĉe-kurso. (3018.) — SOVETIO. Ivanovo-Voznes. Dum Internacia Tagmezo, kiun partoprenis eksterl. K-doj el 8 landoj, estis substrekita la neceso scipovi esp-on. La germ. proletverkisto Ludoviko Ren (Renn) faris kontrakton-interkonsenton kun ĉi tieaj gelernantoj, en kiu estas donita i. a. la reciproka promeso ellerni esp-on. Tiu esplingva kontrakto aperis kliŝite en gaz. «Vsegda Gotov». (Stef.)

RECENZEJO

S. Rublov, Esperanto – Rondeto, Parto I. Eld. C.K. SEU, Moskvo. 1930. 5-a eldono (46.—70. milo). 60 paĝoj. Form. 16×24. Prezo: 50 kop.

Jen la kvina eldono de l’ konata elementa lernolibro por ruslingvanoj de Rublov, evidente tre ŝatata k disvastigata en Sovetio.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»: Uj Elöre, Novjorko, 6. 10., Vojaĝimpresoj de 7471 (308); Volksstimme, Chemnitz, 28. 7., notoj el Usono, popoldomo en Valencia, 29. 8., kontraŭmilita agado en Estonio, 8. 10., raciiĝo en Usono, 9. 10., striko de turkaj virinoj.

Represis el «La Lernanto»: Volksstimme, Chemnitz, 24. 8., La alto.

Represis el «S. P. R.»: Der Volkslehrer, Langensalza, okt., laboristaro-edukistaro (n-o 3).

Priesper. artik. k notojn enhavis: Signalen, Stokh., 23. 10., 30. 10.; Münchener Post, 15. 10., 18./19. 10., 20. 10.; Le Prolétaire de Clichy, 31. 10.; D. Deutsche Eisenbahner, Berlin, 26. 10.; La Femme Socialiste, Paris, okt.; Volksstimme, Chemnitz, de julio ĝis okt. 16 notojn; Muldenthaler Nachr., Lunzenau, 25. 7., 29. 7.; Labour Woman, London, nov. (rubr.).

Peresper. materialon enpresis: Neue Zeitung, München/Nürnb., 2. 10., 8. 10., 17. 10.; Uj Elöre, Novjorko, 3. 10., 8. 10.; Volksstimme, Chemnitz, 24. 8., 4. 10., 10. 10.

SCIIGO!

La K-doj, kiuj pruntedonis monon por la eldono de «Vortoj», bonvolu noti, ke la necesa sumo estas jam de kelkaj monatoj kolektita. La manuskripto kuŝus en la presejo, se la aŭtoro havus la tempon ĝin finpretigi. Dume la sumoj jam ricevitaj iomete utilis por kompensi la mankon de la mono, kiu kuŝas en Moskvo. — La K-doj, kiuj ĝis nun nur promesis sendi difinitan sumon, se la entrepreno sukcesos, povos ĝin sendi: La verko aperos tutcerte en la unuaj monatoj de 1931.

La iniciatinto L. B. (11).

Intern. Letervesperon aranĝos Lab. Esp. Grupo de Göteborg en komenco de januaro 1931. Skribu al: Axel Nilsson, «La Aglo», Djurgårdsgat. 25, Göteborg, Svedio. Resp. gar.

[BILDO p.8 | 39,65,64,77] Skemo el kvar kadroj ligitaj per linioj: «Esperanto» kaj «Intersteno» supre, «universala» meze, «lingvo» kaj «skribo» malsupre.

[REKLAMO p.8] Intersteno-lernolibroj. Koresponda skribo por Esperanto RM 1.— Rapida skribo por Esperanto . RM 1.— 3 aldonoj por po 7 naciaj lingvoj po RM 1.— Instituto de Intersteno, Friedenstr. 79, Duisburg (Germanio). Haveblaj ankaŭ ĉe la ADMINISTRACIO DE SAT, Colmstrato 1, LEIPZIG O 27.

NIA POŜTO

16 743. — Via artikoleto aperos. Red.

Johano Vass. — Tiujn PK ni ne havas. La niaj estas po serio 5 div. kartoj, prezo 0.50 mk.

14 004. — Via gazeto estas regule k akurate sendata. Oni simple ŝtelas ĝin. Adm.

KORESPONDADO

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do Paul Schwarcz, Vazova ul. 28, Bratislava, kĉl, pri lab. k liberpensula movadoj. Resp. garantiata.

GERMANIO

— Ŝakunuiĝo dez. ŝakludi L, PK, PI, adr.: K-do Walter Dietze, Rossplatz 9, Liebertwolkwitz b. Leipzig. — Same mi koresp. kun veturontoj al la 2-a Olimpio 1931 en Vieno. Al ĉ. resp.

K-do Rud. Scholz, Gothaer Str. 4, Leipzig N 22, havas intereson por prol. gaz., PM, bfl. Resp. garantiata.

K-do Kurt Friedrich, Talstr. 10, Gränitz, Post Grosshartmannsdorf/Sa., koresp. esperante k germane kĉl. Certe resp.

— 25 gelernantoj koresp. kĉl, pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Sendu multnombre! Adr.: A. Pernutz, Merseburger Str. 88/III r., Leipzig W 33.

HISPANIO

K-do Ramón Arten, str. Casanovas 55, Sabadell, kĉl, pri seriozaj temoj. Resp. garantiata.

K-do Juaquin Cunillé, str. Montserrat 77, Sabadell, kĉl, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

HUNGARIO

— Kun seriozaj filatelistoj mi koresp. por ŝanĝi. Adr.: Porscht Frigyes, Füzér str. 37, Budapest.

NEDERLANDO

K-do W. Deeterink (19 j.), Brouwersgracht 8/II., Amsterdam, kĉl, pri politikaj temoj.

POLIO

— Mi volas korespondi kun la tuta mondo pri div. temoj kaj ĉefe interŝ. PI. Certe resp. S. Guterman, ul. Szeroka 47, Plock.

SAARLANDO

— 6 lab. sportuloj serĉas eksterl. gekorespondantojn, kiuj vizitos la lab. olimpion en Vieno. Adr.: Gottlob Conrad, Hindenburgstr. 30, Homburg.

SOVETIO

K-do Migal Nikolao, Livadovskaja 6, Nikolaev, Ukrainio, pri div. temoj, L, PI, gaz. Resp. garantiata.

— Viglan korespondadon garantias 150 gestudentoj pri ĉ. t. kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.

ENHAVO

paĝo
La Pleb-gvidantoj de moderna Romo — Usono 57—58
Infanlaboro en estonaj fabrikoj 58—59
Sciigoj el Germanio 59—60
La klasbatalo tra la mondo 60—61
Memoro je la 15-a de julio en Vieno 60—61
Por la triumfo de l’ faŝismo! 61
Se vi estus riĉulo 61
Tra Esperantio 62—64
Korespondado, Anoncoj 64

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

Núm. 321, 27 de novembre de 1930

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

[BILDO p.1 | 28,3,70,13] Emblemo de SAT: terglobo kun kvinpinta stelo, en kiu staras la literoj S.A.T.

7-a JARO, N-o 321 — LEIPZIG, 27./11.1930

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE — REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). — APERAS SEMAJNE

NACIISMO — INTERNACIISMO

Pro la ĥaoso, en kiu baraktadas la mondo, nun k jam de longe, multaj estas tiuj, kiuj serĉas rimedojn por iom ordigi la rilatojn inter la homoj. Klasbatalo en ĉiu aparta lando, milito inter diversaj regnoj, k pli vaste — inter imperiismoj. Milito, ĉu per armiloj, ĉu per dogan-impostoj. Jes, multaj serĉas iun solvon . . . Sed rimarkinda estas la fakto, ke eĉ la plej reakciaj politikuloj agnoskas la neceson de internaciaj kontraktoj. Ne plu ekzistas iu civilizita homo, kredanta je eblo de izola vivado por iu homo k plie por iu regno.

El tio rezultas, ke pli malpli ĉiu estas internaciisto! K-do leganto ne jam ekscitiĝu aŭ ne kredu, ke mi ŝercas: se la kontraktoj inter nacioj ne konsistigas la tuton da internaciismo, almenaŭ ili estas ero da ĝi. Certe vi prave refutos, ke la elcento de ĉiu likvaĵo konsistiganta iun likvoron, havas gravan influon sur ĝiajn bonojn aŭ malbonojn. Pro tio ni diru, ke la miksaĵo el naciismo k el internaciismo, kiu konsistigas la spiriton de ĉiu el ni, des pli valoros, ju pli ĝi enhavos da internaciismo.

Konstato facile farebla estas, ke tiu lasta plifortiĝas ĉiutage: ĝi trafas nun homojn aŭ sociajn organizojn, kiuj ĝis tiuj lastaj jaroj defendis sin kontraŭ ĝi plej sukcese. La premo de la realo puŝis ilin al tiu vojo.

Tion pruvas la raportoj faritaj ĉe Nacia Ekonomia Konsilantaro (Francio). Ĝi ne estas leĝopova, ĝi enketas, kolektas dokumentojn k poste konklude proponas rimedojn al la politikaj instancoj. Ĝia agado estas plej ofte senefika, ĉar ĝi estas miksaĵo el burĝoj k el laborist-reformistaj gvidantoj. Tamen la raportoj montras, kien direktiĝas k kiel evoluas la spiritoj.

Pri tio tre trafa estas la raporto de l’ ĝenerala sekretario de Konfederacio de agrikulturaj asocioj.

La demandoj estis: a) Kiuj estas en ĉiu lando la terkulturaĵoj troproduktataj? b) Kiuj estas la normalaj vendlandoj de tiuj produktoj? c) Kiuj estas la praktikaj rimedoj por fordirekti tiujn troproduktojn k ilin dispartigi al la landoj, kiuj ne sufiĉe produktas da ili?

Unue ni rimarkigu, ke tiu nacia organizo okupiĝas ĉefe pri internaciaj aferoj ekonomiaj. Tri aliaj raportoj temis pri: 1. Praktikaj rimedoj por plifaciligi la vendadon de produktoj fabrikataj, nome pligrandigante la aĉetpovon de la landoj, kiuj ilin bezonas. 2. Doganaj k administraciaj rimedoj, kiuj povus helpi al internaciaj interŝanĝoj. 3. Praktikaj rimedoj por ebligi, en pli bonaj kondiĉoj, la cirkuladon de krudmaterialoj devenantaj de Eŭropo, inter la diversaj ŝtatoj, k pli bona utiligado. Estas klare videble, ke la kvar raportoj tuŝas la ĉefajn ekonomiajn demandojn de la nuntempo.

Pri la agrikultura raporto estis dirite: «La demando pri agrikultura troproduktado estigas tiun pri internaciaj kontraktoj ĉu geografiaj, ĉu limigataj al iu kulturaĵo.» Evidente, oni ne povas diri pli krude, ke la produktado k disvendado de terproduktoj dependas nur de geografiaj kondiĉoj laŭ la produkto konsiderata. Por kio helpas do la mond-dividiĝo je nacioj? Ĝi nur estas baro al racia organizado, k la raportanto bone ekvidas tiujn malfacilaĵojn.

Poste li skribas: «Probable oni estos devigata komenci per geografiaj interkonsentoj mallarĝaj. La organizado estus efektive relative facila inter landoj, kies produktoj estas kompletigaj, nome inter Germanio k Francio. La unua povas ricevi tritikon, vinon, fruktojn, legomojn, bovojn. Ĝi povas vendi sekalon, porkojn, terpomojn. La organizado estus pli malfacila aŭ eĉ neebla inter konkurantaj landoj, ekz.: Francio, Italio k Hispanio, kiuj ĉiuj troproduktas vinon, fruktojn k legomojn.»

Tiam ni povas konstati, ke la interkonsento estus pli facila laŭ la natura produkt-situacio inter la «hieraŭaj malamikoj» ol inter la tiam nomataj amikoj, nun pli k pli fariĝantaj siavice malamikoj¹. Sed tion, kio estas racia, oni ne povas realigi pro cirkonstancoj tute fremdaj al la problemo, t. e. pro naciemegaj sentoj, kiuj akrigas la rilatojn inter la regnoj.

La situacia raporto diras poste: «Por tiu celo necesas krei en ĉiu lando reguligantan organizon por produktado k konsumado. Tiaj organizoj devus: a) scii pri normala produktkapablo, jaraj rezultoj, k produktokostoj en ĉiu regiono k por ĉiu kvalito; b) scii pri la konsumbezonoj, distingante la diversajn formojn: homa nutrado kun ĉiuj siaj subdividoj, besta nutrado, porindustriaj terproduktoj ktp.; c) scii pri la stokoj en landa k tutmonda merkato; daŭre studi la variadon de la grandaj merkatoj; d) starigi antaŭkalkulojn, korekti ilin laŭbezone, ktp.»

Ne necesas, cetere, analizi la tutan raporton por ekvidi, kia estas ĝia tendenco. La agrikulturaj asocioj postsekvas la industriajn trustojn, kiuj jam de longe organiziĝis tute sendepende de la ŝtatlimoj k ĝenerale sin bazas sur la produktoj. Tiuj lastaj senpere dependas de la geografia — ne nacia — situacio, de la grundo k subgrundo. Aliflanke estas vere, ke, kelkfoje, la ŝtatoj penas vivigi iun industrion en plej maltaŭgaj naturaj cirkonstancoj, nur ĉar ĝi necesas por la t. n. «nacia defendo». Ni substreku, ke tio estas heredaĵo ekonomia k tre malhelpas al la racia produktado kiel al malpliiĝo de la varprezoj, malprofite je la proletaro.

La laste citata parto de la raporto

¹ Almenaŭ pri Italio k Francio.

— pàgina 2 —

66 — SENNACIULO

pruvas deziron ordigi la ĥaosan produktadon. Verŝajne tiu deziro ne povos efektiviĝi. Cetere la verkanto ne kaŝas tiujn antaŭvideblajn malfacilojn, li prave skribas: «Probable ni estos devigataj komenci per mallarĝaj interkonsentoj». Li ne diras, kial, sed ni ja scias, ke en tio kulpas la naciaj kontraŭecoj, kiuj tiom bone utilas al kapitalistoj por malhelpi la diverspopolan kunagadon revolucian, sed aliflanke parte malhelpas aŭ almenaŭ malfaciligas la kapitalistajn interkonsentojn tiom profitdonajn por ili.

Sur ekonomia kampo ni vidas do nur malprofiton en ekzisto de nacioj. Ĉar ekonomio havas gravan influon sur politikon, sur kulturstaton k ĝenerale sur la tutan vivon de la popoloj, ni povas konkludi, ke estus progreso senigi pli k pli la naciojn je iliaj propraj rajtoj k suvereneco, alirante tiel al pli racia organizado de la mondo, kiu povas esti nur sennacieca.

Kamil Ru (835).

SARDUJO

SAT-ano 15973

(Daŭrigo. Vidu n-ojn 305/6, 309, 314.)

Stranga kostumo k tradiciaj moroj de l’ sarda loĝantaro

Preskaŭ en ĉiu vilaĝo la loĝantaro adoptis sian apartan tradician vestmanieron. La plej karakteriza emo de la sardo estas la imito al ĉio, kio estis propra al siaj prapatroj. Ĉio, kion ne faris aŭ ne rekomendis liaj antaŭuloj, tio estas por li malindaĵo. Ĉiu konsideras siajn proprajn vilaĝajn morojn, kutimojn k vestmanieron superaj al tiuj de l’ aliaj vilaĝoj. Kiam oni vidas fremdvilaĝulon, oni ne bezonas demandi lin por scii, el kiu vilaĝo li estas; lia vestmaniero ja konigas tion.

Unu el la plej karakterizaj vestmanieroj estas la stranga kostumo adoptita en pluraj vilaĝoj de l’ norda parto de la insulo: tre larĝaj, blankaj pantalonoj el pura lino hejmteksita, kies malsupraj ekstremaĵoj apenaŭ kovras la genuojn. La ceteran parton de l’ kruroj kovras nigra, pure lana gamaŝo preme butonumita k kovranta ĝis preskaŭ duono la supran parton de l’ ŝuo. La pantalonon korpligas ia lanzono tute faldaĵita. Ruĝ-, verd- aŭ nigrakolora veŝto kun du aŭ tri vicoj da arĝentaj butonegoj preme kovras la bruston ĝiskole.

La kapvesto estas ankoraŭ pli stranga. Ĝi estas longforma nigra sako el lano, sufiĉe larĝa por povi konvene, preme surkovri la kapon ĝisfrunte. Surmetite, ĝi estas aranĝata laŭplaĉe: jen oni lasas pendi ĝin laŭdorse, jen oni kunvolvas ĝin sur la kapo mem.

Ankaŭ la virinoj, sub la jarcenta influo de l’ religio, vestas sin tre maldelikate. Ilia plej luksa vesto konsistas el jupo el kruda lano, longa ĝis kalkanumoj, tute faldumita, k preme butonumita ĉe la talio; k el ia tre mallarĝa bluzo fermita per butonoj ĝis kolo, kun longaj manikoj ĝis pulso, kies malsupran ekstremaĵon ĉe la talio oni enmetas sub la jupan zonon. La kapon kovras ia silka tuko, ofte diverskolora, duope kunfaldita, tiel ke el ĝi rezultas speco de malregula triangulo, kies unu pinto pendas sur la nuko k la du aliaj estas kunligitaj sub la mentono, kovrante kun la kapo samtempe parte ankaŭ la du vangojn.

Tiel estas vestitaj ankaŭ la infanoj. Ofte oni povas vidi idojn vestitaj per la vestoj de siaj gepatroj. Mi mem ĝis aĝo de 15 jaroj estis ĉiam vestita per la malnovaj vestoj de mia patro aŭ de miaj pli aĝaj fratoj. Paro da botoj de mia patro, kiun li ne plu povis uzi pro mallarĝo, al mi utilis dum tri jaroj, kvankam mi estis nur dekdu-jaraĝa. Ĉar miaj piedoj estis tro malgrandaj por plenigi la por mi tre larĝajn botojn, mi por ne forperdi ilin, envolvadis ĉiam miajn piedetojn per ĉifontukoj k ligis preme la gamaŝojn per sufiĉe diketa fadeno. Ŝirmite kontraŭ la pluvo per la malnova pelta surtuto de mia patro, mi povis atenti pri la kaprinoj paŝtiĝantaj sur la kamparo.

Se iu ajn, inspirite de novaĵoj, provus adopti por si mem diferencan kostumon, li certe altirus sur sin unue severan admonon de la vilaĝa pastro, k sekve, ĝeneralan malaprobon k akrajn kritikojn de la tuta loĝantaro.

Ĉio, kio estas fremda al iliaj kutimoj, moroj k medio, estas ridinda, kondamninda k puninda. Mi memoras, kiam mi estis knabeto, ke dum festotagoj la junuloj el la vilaĝo kolektiĝadis sur la ĉefa placo, k kiam fremdvilaĝaj vojaĝantoj trairadis, pasante al aliaj vilaĝoj, aŭ revenante al sia, la kolektiĝintaj junuloj kriaĉegante postkuris la fremdulojn, ĵetante al ili ŝtonpecojn, ĝis ekster la vilaĝo. La malfeliĉuloj estis punindaj nur pro tio, ke ili estis fremdaj al nia medio.

Tiaj malamikaj k malmoderaj manifestacioj kontraŭ fremduloj, ĝis antaŭ la mondmilito okazis tre ofte k en ĉiu vilaĝo. Miaopinie tio estas vole nevole la sankta principo de l’ patriotismo. Do, tiu, kiu diras «patriotismo», diras «besteco», ĉar ties principo estas nur besta. Fakte, ju pli la homo estas nescia, des pli li estas, eĉ nekonscie, patriota.

La malbonfaroj de l’ eklezio

La religia spirito, kiu regas ĝenerale inter la sarda loĝantaro, estas unu el la plej potencaj instigiloj al malamo. La pastraro eluzas tiun fakton por starigi unu kontraŭ la alian. Ekzemple, preskaŭ en ĉiu vilaĝo estas preĝejoj sur la kamparo, k unu fojon po jaro la loĝantaro procesie transportas tien de la vilaĝa preĝejo sanktaĵon, al kiu ĝi estas dediĉita. Ofte okazas, ke tiu preĝejo estas lokita sur teritorio apartenanta al alia komunumo, kies loĝantaro, en interkonsentita tago, kunvenas ĉe tiun provizoran sanktejon por forporti la sanktaĵon al sia komunumo, ĉar — ili diras: la preĝejo estas sur nia teritorio, sekve la sanktaĵo ankaŭ devas esti nia propraĵo. Tion, kio okazas poste, oni povas imagi senpene, konante la militeman karakteron de l’ antagonistoj . . . Post la kutima, kruelega interbatiĝo ĉiu revenas al sia domo kun la koro plena je malamo k ĵurante, ke li terure venĝos. Jen kiel la pastraro per la religio klopodas interfratigi la homojn. Sed la di-ministroj sur tero ekspluatas la kredemon de l’ malfeliĉuloj ankaŭ aliel. Ofte okazas, ke ŝtelistoj forŝtelas bov- aŭ bovinparon al iu. Post vana longdaŭra serĉado li venas al pastro por peti lin, ke la ŝtelisto estu ekskomunikota. Por efike plenumi tian sanktan faron, la pastro kompreneble postulas de li grandan monsumon, aŭ donacon de terpeceto al la eklezio. Tiel la perdo por la malfeliĉulo ofte duobliĝas, ĉar lin priŝtelas du: peka ŝtelisto k sankta ŝtelisto, kiu estas la pastro. Aliaj, precipe bestobredantoj, kiam okazas epidemia formortado de ilia bestaro, iras al pastro por ensorĉigi la bestojn, por ke ne pliaj mortu. La pastro tute kontenta post ricevo de pli malpli grandeta monsumo, liveras al malspritulo malgrandan ĉifontukon kunvolvitan, entenanta la petatan rimedon, rekomendante samtempe, ke ĝi neniam estu malvolvita.

Sekve de tiom da malamikeco ĉiam reganta ĉe la loĝantaro, de tempo al tempo okazas krimoj, k tiuj krimuloj kompreneble fariĝas banditoj, kiuj estas protektataj de unu aŭ pluraj grandbienuloj. Ili fariĝas baldaŭ la plej bonaj gardistoj de l’ bienoj, tial ke kiam riĉulo malamas alian, k ĉi lasta ne havas banditojn lin favorantajn, li estas devigata fali sub la venĝa povo de sia kolego.

Kiel ni vidas, inter la sensperta k maldelikata sarda riĉularo, malgrandskale okazas la samo, kio okazas inter la politike tre sperta, diplomata imperialista banditaro. (Daŭrigota.)

En la raporto de l’ Redakcio al la 10-a Kongreso, alude al «Tagoj el mia Vivo» estas dirite: «Ni hodiaŭ konsilas, ke oni iel imitu tiun raportmanieron sub jena formo: kial k kiel mi fariĝis anarkisto, komunisto, socialisto, sindikatisto, liberpensulo, ateisto k. s. La verkontoj havus tiel la eblon ne nur paroli pri cirkonstancoj de sia vivo, sed ankaŭ iomete pritrakti teoriajn, principajn demandojn. Ni insistas, por ke K-doj provu verki laŭ tiu nia sugesto.»

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 67

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

Germanaj laboristaj salajroj k sindikata vivo

K-do 14 624 notas, laŭ «Kampfruf» (Batalvoko) n-o 38/1930, kiu ĉerpis la nombrojn el la ĵurnalo de l'(burĝa) Instituto por esploro pri ekonomi-cirkonstancoj (Institut für Konjunkturforschung), ke pli ol 15 milionoj da germanaj laboristoj ricevas jenajn semajnajn salajrojn:

3,4 elcentoj ĝis 6.— mk. g.
12,4 „ pli ol 6.— mk. ĝis 12.—
16,8 „ „ „ 12.— „ „ 18.—
14,8 „ „ „ 18.— „ „ 24.—
9,1 „ „ „ 24.— „ „ 30.—
7,8 „ „ „ 30.— „ „ 36.—
36,2 „ „ „ 36.— „
100,5 eraro en la gazeto).

Kompreneble nur la privilegiuloj, kiuj havas okupon. La tri milionoj da senlaboruloj enspezas nur proporcian parton de tiuj sumoj. La salajroj estas tarife fiksataj. La labortago malofte estas 8-hora, en grandaj industrioj kutime 9- ĝis 10-hora. Por plibonigo de l’ tarifoj, gardo de l’ «porviva minimumo» batalas diversaj sindikatoj. La plej grava, socialiste orientita sindikata unuiĝo estas konstante atakata de revoluciema malplimulto en siaj vicoj. La opoziciularo en lasta tempo transiris al kreo de propraj sindikatoj, ekz. la Berlina metallaborista opozicio post la kompromisa fino de l’ granda oktobra striko. En tiu kunligo estas menciinda la fakto, ke la sindikatara centro de l’ Internacio, kiu havis sian sidejon post la milito en Amsterdamo, laŭ decido de l’ ĉi-jara internacia kongreso en Stokholmo translokiĝis al Berlino. Sekve de nun ne plu estas korekte paroli pri «Amsterdama Internacio».

Ĉe universitatoj en Italio

Komence de oktobro estis arestita en Genovo la universitata profesoro Rensi, verŝajne pro tio, ke en letero de la edzino, konfiskita de la poŝta cenzuro, troviĝis frazoj malamikaj al la reĝimo. Renzi estas unu el la plej eminentaj filozofoj en Italio, ĉefa reprezentanto de l’ skeptika skolo filozofa; liaj verkoj estas tre disvastigitaj en eksterlando. Antaŭmilite li estis socialisto k redaktis la «Klasbatalon», kiu aperis en Milano, poste liberalulo. Samtempe kun li diversaj intelektuloj en Verono estas arestitaj.

La profesoro de psikiatrio k neŭropatologio Livio Prati estas senoficigita, laŭ sciigo el Milano de 15. septembro 1930, pro «neakordigeblo kun la ĝeneralaj politikaj direktivoj de l’ registaro».

La enskribiĝo de l’ universitataj studentoj al faŝistaj grupoj okazas de nun aŭtomate, kune kun la enlistiĝo ĉe la universitato. Ili havas la rajton je gravaj prezreduktoj en teatroj, sportaranĝoj ktp., sed estas devigataj aparteni al la milico.

Italia.

Ĉu oni volas deporti d-on Filipeti?

Sub tiu titolo la gazeto «Italia» esprimas sian timon pri la sorto de Filipeti, kiu estis socialista urbestro de Milano, ĝis la faŝistoj atakprenis la urbdomon. Lastatempe dufoje okazis al li domtraserĉo k aresto, sed poste oni reliberigis lin. Filipeti estas esperantisto, k la laborista esp. movado, ankaŭ SAT, estis siatempe sufiĉe fortaj en Milano. La tiea lab. grupo povis aranĝi siajn kunvenojn k kursojn ĝis la jaro 1923. Nur poste la faŝismo likvidis la movadon k disŝiris la interligon de l’ italiaj K-doj kun la eksterlando.

Ekribelo en Peruo

Pro interveno de la policanoj ĉe laborista manifestacio okazis ekribelo en la kupraj minejoj de Malpaso. Ĉe la unua batalo la rezulto estis 15 mortigitoj (inter ili aŭstro k du usonanoj). La mineja direkcio alvokis la helpon de trupoj. Oni komencas forpeli la «fremdulojn».

T.

ATENTIGO!

La K-doj, kiuj skribas al la Direkcio de SAT pri aferoj rilatantaj la gvidadon de la Asocio, estas petataj ĉiam konigi sian SAT-matrikulon, por ke ni povu kontroli, ĉu ili estas aŭ ne aktivaj membroj. Neniu forgesu, ke estas aktiva membro nur tiu, kiu abonas la oficialan organon «S-ulo».

Direkcio de SAT.

Pri la enhavo de artikoloj aperantaj en «S-ulo» respondecas la aŭtoroj.

Memoro je la 15-a de julio en Vieno

Daŭrigo.

(Vidu n-ojn 312, 313, 315, 316, 317, 318, 319, 320)

Mi ofte rezonis, kial multaj miloj da homoj, legante pri la policaj fikrimoj, silentas, kial almenaŭ ne kelkiuj iel protestas, ĉar tamen kelkaj inter li estas riĉaj homoj aŭ personoj iom influhavaj. Ni eĉ konsideru partiemon, antaŭjuĝon. Sed tamen, se homo konstante legas pri tiaj fiagoj kun adreso k nomo, li do devas pensi, ke io en ĝi devas esti vera, ĉar aliel la gazeto ne riskus la publikigon; ke, kion ĉiam la policanoj asertas, ne povas esti vera, ke tiom da homoj havas la strangan pasion al si mem piedbati la ventron, al si mem frakasi nazoston, al si mem elbati dentojn k okulojn, al si mem rompi brakojn k krurojn, sin mem tiel trakti ke la tuta korpo estas nur unu sanganta, pusa ŝvelegaĵo ktp. Ĝis nun mi ne trovis sufiĉan klarigon pri la sinteno de tiuj miloj da legantoj, inter kiuj sendube estas ankaŭ honestuloj.

Kiel sintenas la sinsekvaj registaroj k la burĝa publiko al la juli-viktimoj? Inter la amasego da fiagoj pli ol dudeko (pli ol du dekduoj — diras la libro de Braŭntal) da kazoj de antaŭprimeditita murdo farita de policanoj, parte eĉ kun nomcito de la koncerna krimulo, apogitaj je atestantoj, estis konigitaj al la juĝeja estraro. Al la murdistoj nenio okazis. La ŝtata prokuroro faris nenian persekuton aŭ esploron. La plej fia el ĉio estas jeno: La policprezidanto solene dekoris la murdistojn per ordenoj! La grandindustriistoj k burĝaj komercistoj kolektis miliardojn por la policanoj. Oni aranĝis specialan feston, en kiu ĉiu pafinta aŭ fusilon portinta policano ricevis parte ian distingan ordenon aŭ promocion k krom tio ĉiu el la fusilportintoj ricevis monsumon el la kolektitaj miliardoj, «pafmonon» nomis ĝin la socialdemokrata «Arbeiter Zeitung» (Laborista Gazeto).

Estas nekredeble, en kia cinika, fia maniero dum k post la murdoj la ĝenerala, burĝa publiko sin esprimis k ankoraŭ hodiaŭ sin esprimas pri la juli-viktimoj k manifestaciantoj: «Ruĝaj kanajloj», «plenmeritita sorto», «malbenitaj fiulaĉoj», «dank’ al dio, ke ni havas tian policon» ktp.

La ekskanceliero de Aŭstrio, Johano Ŝober (Schober), kiu estis policprezidanto en 1927 k kiu monpremiis k ordene rekompencis la murdistojn, estas pri ĉio priskribita tutplene respondeca. Li estas kulpa pro tiu murdo al pli ol 90 k la perdumduma kripligo aŭ vundo al proksimume mil homoj.

La sola homo, kiu ekster la socialisma tendaro publike, akuze levis sian voĉon kontraŭ la julia murdado k kiu tion faras ankoraŭ nun, estas la talenta sendependa k senmakula verkisto Karlo Kraŭs. En sia revuo «Die Fackel» (La torĉo) li faras tiun vere sanktan batalon sentime k neinfluite de iu ajn. Li estis ankaŭ la sola, kiu dum la tuta mondmilito kuraĝe k senlace, malkaŝe kontraŭbatalis la militon per sia revuo.

Tiu K. Kraŭs aranĝis k ankoraŭ aranĝas amaskunvenojn, kiuj laŭ okazo k laŭ amplekso de l’ koncerna salonego estas ĉiam plenplenaj. Senĉese li publike akuzis la tiaman policprezidanton Ŝober pro falso de bon-

— pàgina 4 —

68 — SENNACIULO

PROLETOJ EL ĈIUJ LANDOJ UNUIGU VIN!

Plenumo de supra devizo estas aspiro de multaj internacie batalantaj proletoj. Precipe esp. laboristoj tre proksimiĝas la solvon de tiu problemo. Multaj proletaj politikistoj jam ekkonis neceson internaciskale kontraŭbatali k neniigi la kapitalismon k ĝian ŝtatsistemon, k ke tiucele la batalantaro nepre devas kuniĝi, unuiĝi.

Kiel pensema homo rigardante la nunan staton de l’ organizita laboristaro, oni sin demandas, ĉu iam estos ebla la unuiĝo de l’ tuta kontraŭkapitalista fronto? Ĉie nuntempe okazas skismoj en la lab. movado, nuntempe eĉ ĉe la lab. esperantistoj. Miaopinie ni SAT-anoj tamen devus trovi respondon al la problemo pri unuigo de l’ movado. Laŭ mia firma konvinko la skismoj estiĝas, unue ĉar la organizita laboristaro plejparte pensas, ke sufiĉas havi membrolibron k ne necesas plie mediti pri aferoj rilataj al la emancipado. Due, la plejmulto en iu organizo pensas: «Tio, kion miaj gvidantoj diras, certe devas esti ĝusta, ĉar ili ja estas multspertaj.» Kaj ili tute ne legas alitendencajn konsiderojn nek aŭskultas alitendencajn oratorojn. Se la koncerna organizo estas partio, tiam la membroj iom post iom perdas la rilatojn al aliaj partioj aŭ politikaj grupoj, nur aŭdas k legas la opinion de siaj partiestroj k iĝas tiom partikonsciaj, ke ili kvazaŭ perdas la klaskonscion. Se tia partikonsciulo apartenas al kulturorganizo, li tute forgesas, ke li ja ne troviĝas en partio, sed en superpartia organizo, k li ankaŭ en ĝi ofte parolas same kiel en sia politika grupo, en kiu oni plej ofte nur insultas pri aliaj politikaj grupoj, k — la disiĝo komenciĝas. Certe sole la partikonscio (do perdo de klaskonscio) kaŭzas ĉiujn skismojn en la proleta kulturmovado. Mia alvoko direktiĝas al la SAT-anoj, formi veran fronton de kontraŭkapitalistaro en la kulturmovado.

Laŭ mia konvinko tiom da politikaj tendencoj ĉe la laboristaro estiĝis tial, ke unue la politikaj batalantoj ne sufiĉe konsideris la malamikon: la kapitalismon k ĝian subtenanton — ŝtaton, rigardis ilin tra diversaj malĝustaj okulvitroj k ĉiuj ne ekkonis precipe la fundamenton de l’ kapitalismo k tial ne povis trovi unu solan vojon al emancipo. Nia agado nuntempe nepre konsistu en profunda studado k objektiva diskutado pri kapitalismo, ĉar nur tiam ni povas batali kontraŭ malamiko, kiam ni ĝuste konas ĝin. Aliokaze oni atakas iun, kiu tute ne estas nia malamiko k la vera malamiko staras malantaŭe observante k kompreneble ĝojas, se ne ĝi mem, sed iu alia estas trafita.

SAT-ano 6707.

[REKLAMO p.4] Ekde januaro vi legos en LA NOVA EPOKO paĝojn el la antaŭmilita Historio de l’ laborista esperantista movado. Abonu al tiu unika en Esperantio literatura revuo, eldonata de SAT! Jarabono sur la bazo de 4 mk. g. (3 mk. por SAT-anoj). Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O. 27.

morala atesto favore al la eldevigisto-fiĵurnalisto Bekesi. Plie li akuzis Ŝober pro fiuzo de lia ofico k felonio. (? Red. En neniu vortaro trovebla.) En multegaj kunvenoj publikaj li invitis la policprezidanton, ke li lin akuzu k kelkan tempon antaŭ la forpaso de la leĝa tempa limigo por la akuzo, Kraŭs invitis Ŝober rapidi, por ne forpasigi la templimon. Sed vane Kraŭs provokis. Ŝober havas pli dikan haŭton ol la plej fortika, dikega rinocero aŭ hipopotamo: li ne akuzis Kraŭs.

Kraŭs ankaŭ verkis riman versaĵon pri Ŝober, kiun li kante deklamas en amaskunvenoj. Oni pensu, ke tiu persono, kiu kulpas pro morto k kripligo de tiom da homoj k silentas pri tiom gravaj, publikaj akuzoj, estis ĉefo de la aŭstria registaro!

Kiel nun sintenas al la juliaj murdoj tiuj, kiujn tio pleje koncernas, la vienaj gelaboristoj? Oni bone konsideru: la 15-an de julio 1927 multaj dekmiloj da ili partoprenis al la strat-manifestacio. Krome dum la tuta tago k ankaŭ dum la sekvanta multaj aliaj dekmiloj iris pro scivolemo aŭ aventuremo al la Justecpalaco por rigardi la brulantan konstruon. Aliaj miloj iris en aliajn partojn de Ringstrato proksime al la katastrofa zono aŭ en tiun regionon ĉe Ringstrato, kie fiagis la policanoj. Ankaŭ la 16-an de julio multaj miloj orele aŭ okule atestis absolute senkaŭzajn, senavertajn murdojn k kripligojn al senkulpuloj.

Konsiderante ĉion tion, oni certe ne troigas dirante, ke duono de la viena loĝantaro, ĉu per rekta ĉeesto, ĉu per rakonto de spertintoj aŭ sinsavintoj estis tirata en tiujn okazintaĵojn.

Malgraŭ ĉio tio, nun, post forpaso de nur tri jaroj, la homoj jam preskaŭ ĉion forgesis k ne plu pensas pri ĝi. Se tiel estas ĉe la burĝaro, la natura klasa kontraŭulo de l’ laboristoj, oni ne bezonas miri, sed kiom ajn nekredeble: tio okazas ankaŭ ĉe la senperaj viktimoj: la klaskonscia viena laboristaro!

Mi fakte ne scias, kiom ajn terura sorto devus trafi la homojn, por ke ili ne forgesu. La mondmiliton ili jam tute forgesis k ankaŭ la teruregan, fiintencan julian buĉadon ili jam komencas forgesi.

(Finota.)

MI VOLAS SCII…

Pri regoformoj

Respondo al K-do Latvo en n-o 311

Certe vi povas prijuĝi, ĉu iu regoformo estas pure monarkia, parlamenta, komunista. Vi nur bezonas klaran difinon pri regado. Esplorante laŭ la difino, vi trovos, kiu regoformo ekzistas. La manko de la metodo nur estas, ke multaj diversaj difinoj estas uzataj. Ekzemple, monarko estas laŭ la «Plena Vortaro» sendependa regnestro. Se efektive la regnestro estas sendependa, la regado tiusence estas monarkia. Sed en la «P. V.», vi trovas sub «Monarkio», ke ekzistas i. a. absoluta k konstitucia monarkio. Nun ankaŭ la regado de pli malpli dependa monarko en la konstitucia monarkio nomiĝas monarkia. La parlamenta rego postulas laŭ «P. V.» leĝfaradon k voĉdonadon de reprezentantoj. Pura tia sistemo povas ekzisti same kiel sendepend-monarkia. Plejparte ekzistas miksitaj sistemoj.

Por plifaciligi la studon, demandu aparte pri enhavo k aparte pri formo. Komunista regado signifas efektivigon de komunismaj doktrinoj en la publika vivo; sed ĉu per monarkia aŭ parlamenta sistemo, tio estas per la nura celdifino ne dirata. Ĉu la estro nomiĝas imperiestro, reĝo, prezidanto aŭ diktatoro, la sistemo povas esti laŭ la enhavo ĉiam sama.

Homoj regas ŝtatojn, ne dioj aŭ cirkonstancoj. Homoj povas diktatore agi, respondece surpreni la taskon de estroj k per sia tuta persono alceli efektivigon de l’ enhav-programo. Ili povas erari, ili povas plibonigi la regadon, sincere celkonscie regi, sed ili ankaŭ povas laŭ personaj inklinoj k simpatioj gvidi ŝtaton. La kontraŭo estas la demokrata sistemo, kie la efektiva gvidanto estas malfacile trovebla. La «reganto» ĉiam demandas «kion fari?» al la aro, kiu laŭ hazardoj pli malpli grandaj voĉdonas. Demokratio estas hodiaŭ plejparte kaŝo de kontraŭsocialismaj fortoj, plejparte kaŭzo de misregado, ĉar respondeca gvidanto mankas.

MOR (14 624).

*

La demokratio estas regsistemo, kiu donas aŭ provas doni al la popolo la iluzion esti suverena. La iloj, kiuj kreas tiun iluzion, estas diversaj laŭ la epokoj k popoloj, sed la fundamento k la celo neniam ŝanĝiĝis.

Musolini.

*

Kion signifas la vorto faŝisto aŭ social-faŝisto? Mi estas tre embarasita, ĉar en Germanio ekzistas la tielnomata «nacisocialista» partio, kiu estas tre reakcia; tre konata sub la nomo «faŝistoj». Tiuj faŝistoj akre batalas kontraŭ la socialdemokrata partio. Pro tio mi tre miris, ke oni nun nomas ankaŭ la socialdemokratajn laboristojn «faŝistoj».

(8384)

— pàgina 5 —

SENNACIULO — 69

SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO

N-o 19. — REDAKTAS LIBERPENSULA SEKCIO DE SAT. — Manuskriptojn sendu al: KURT HUBRICHT, Leipzig O 30, Mariannenstr. 22
Sekretario de la Sekcio: KURT KLAPS, Danzig, Karpfenseigen 12

El Informletero (peresperanta) de Unio de Militantaj Ateistoj (UMA) en USSR

Kiel progresis la kontraŭreligia instruado.

En sia laboro Ateista Unio multe atentas edukadon de siaj membroj k tiuj tavoloj de laboruloj, kiuj alproksimiĝis al la Unio. La vasta propagando k agitado — jen, per kiuj metodoj batalas UMA kontraŭ religio. Jen kiel problemoj pri kontraŭreligia instruado estas multe atentataj en laboro de la Unio.

La kontraŭreligia instruado kaptas ne nur membrojn de UMA, sed ankaŭ ĉiujn laborulojn, interesiĝantojn pri ateismaj problemoj, k dezirantaj tiudirekte ricevi tiun aŭ alian scion.

Reto de la kontraŭreligia instruado konsistas el ateistaj rondetoj, seminarioj, kursoj, kontraŭreligiaj laborist-kamparanaj universitatoj, k kontraŭreligiaj fakoj k cikloj en superaj lernejoj.

R O N D E T O J. Komenca ero en la ĉeno de kontraŭreligia instruado estas rondetoj, en kiuj la aŭskultantoj konatiĝas kun elementaj problemoj pri la ateismo. En ateista rondeto ĝenerale oni povas renkonti homojn, kiuj definitive ne foriris de l’ religio. Ili vizitas ateistajn rondetojn kvazaŭ por ekzameni sian opinion pri religiaj k ateismaj problemoj. Ofte okazas, ke tiuj ĉi ŝanceliĝantaj fariĝas aktivaj ateistoj k foriĝas de l’ religio.

Por la rondeta laboro Centra Konsilantaro de UMA eldonis 3 tipojn de kontraŭreligiaj lernolibroj: por laboristaj, kamparanaj k ruĝarmeanaj rondetoj. Krom la lernolibroj estas eldonitaj programoj k rekomenditaj listoj de kontraŭreligia literaturo, estas eldonataj diversspecaj lerniloj. Ateistaj rondetoj faras ne nur pure lernan laboron. Ili organizas ekskursojn en muzeojn, ekspoziciojn, kolektive vizitas teatron k kinon, k la plej instruitaj mem gvidas kontraŭreligian propagandon en produktejoj, vilaĝoj ktp.

Necesas memorigi, ke en la rondetoj oni okupas sin en libera de la laboro tempo; k ke en rondetojn oni akceptas ekskluzive laŭ la sendeviga principo. La statistikadon de la rondetoj UMA ne aranĝis. Malesto de statistiko estas klarigata per tio, ke ateista rondeto estas tiom disvastigata formo de instruado, ke ĝi estas ĉe ĉiu laborista klubo, ĉe ĉiu produktejo k en multaj vilaĝoj.

S E M I N A R I O J. Se ateistaj rondetoj liveras nur elementajn sciojn, la seminarioj preparas la aŭskultantojn por la praktika kontraŭreligia laboro: ili preparas propagandistojn, agitantojn k gvidantojn por ateistaj rondetoj.

Krom tio estas organizataj specialaj seminarioj el instruistoj de lernejoj, laboristaj fakultatoj k teknikaj lernejoj. Estas organizataj apartaj kontraŭreligiaj seminarioj por medicinaj laborantoj ktp. Ankaŭ en seminarioj oni studas dum libera de laboro tempo. Memkompreneble, ke aliĝo al seminarioj (ankaŭ kiel al rondetoj) estas ekskluzive propravola. Materie la seminario siajn aŭskultantojn ankaŭ neniel ligas.

K U R S O J. De la j. 1924/25 en diversaj lokoj oni komencis organizi kontraŭ-religiajn kursojn. Mallongtempaj kursoj por pli-spertigo de kontraŭreligia aktivularo estas praktikataj en la laboro de UMA. En la j. 1926 oni kalkulis 49 kursojn, en la j. 1927 ĝis 65, en j. 1928 — 89. Kursoj estas fondataj en subdistrikta, distrikta k respublika skalo. Ilia tasko estas respertigi laborantojn gvidantaj kontraŭreligian laboron, por pligrandigi ilian kvalifikon.

K O N T R A Ŭ R E L I G I A J U N I V E R S I T A T O J. Sperto de laborist-kamparanaj universitatoj montris, ke ili estas bonega rimedo por la amasa edukado al kontraŭreligia aktivo k por amasa kontraŭreligia instruado.

Programoj de la laborist-kamparanaj kontraŭreligiaj universitatoj estas skizitaj por 1, 2, k 3 jaroj, k enhavas ĉefe jenajn partojn: 1. Dialektika k historia materialismo (marksismo k religio). 2. Naturscienco k religio. 3. Historio de la ateisma penso. 4. Deveno de la religiaj kredoj k historio de religioj. 5. Taskoj k metodoj de kontraŭreligia propagando.

La kontraŭreligiaj universitatoj ekaperis en fino de 1928. Al somero de 1929 ekzistis jam 11 kontraŭreligiaj universitatoj. Dum vintro de 1929 ĝis 30 ni havas informojn pri 35 kontraŭreligiaj universitatoj. Instruado en tiuj universitatoj okazas ĝenerale 2—4 fojojn dum semajno, vespere, en libera de laboro tempo. En Moskvo estas organizita speciala kontraŭreligia radio-universitato.

*

En U S O N O kuraĝa grupo de geintelektuloj batalas sub direkto de sia prezidanto Charles Smith kontraŭ religio k ĉiuj formoj de superstiĉo. Per radioparoladoj, broŝuroj k flugfolioj oni klopodas penetri en malklaron regantan en tiuj ŝtatoj. Por la multnombra loĝantaro de hispana origino oni ne nur eldonis flugfoliojn: «La evoluo sen dio» k «La biblio en la pesilo» en angla, sed ankaŭ en hispana lingvo. SAT-anoj ekster Usono, kiuj interesiĝas ricevi tiujn flugfoliojn senkoste, ĉu en angla, ĉu en hispana, mendu kun sciigo pri ekspedmaniero al terorlandoj ĉe ano 13 607, Zeist, Nederlando.

Ateistoj el tuta mondo nepre subtenu nian planon

Dum la dua duono de januaro 1931 oni aranĝos en Leipzig grandan Kultur-Ekspozicion aranĝotan de la Interesasocio por Laborista Kulturo (IFA). Ĉi tiun ekspozicion ankaŭ partoprenos la Asocio de Proletaj Liberpensuloj, Leipzig. Por instali nian liberpensulan fakon ege instrue, ni petas la kunlaboron de liberpensulaj organizoj k unuopaj liberpensuloj. Subtenu nin per alsendo de materialo. Sendu gazetojn, librojn, broŝurojn, flugfoliojn, afiŝojn, bildojn, fotojn, insignojn, statistikojn, grafikajn figurojn, murgazetojn, objektojn kiel: rozarioj, horoskopoj, alumetoj, talismanoj ktp. Ĉion rilate al liberpensismo, kremacio, neortodoksa karito, religio, eklezio, okultaj sciencoj, sektoj, cenzuro ktp. sendu al suba adreso. Travidu viajn arkivojn, trastudu viajn protokolarojn k faru kopiojn pri interesaj aferoj el pli fruaj tempoj. Ĉar la materialo de la Kultur-ekspozicio estu fundamento por migranta kontraŭreligia ekspozicio, ni petas ĉe alsendo de materialo indiki, ĉu la materialo povas resti en la manoj de la gvidantoj de la liberpensul-ekspozicio aŭ ĉu la materialo nur estas donata pruntedone. Ĉiuj materialoj estos asekurataj.

Sendu vian materialon tuj al: Verband Proletarischer Freidenker, Ausstellung Leipzig C 1, Dösner Weg 23.

Esperantistoj Ateistoj traduku k enmetu la alvokon en via liberpensula gazeto aŭ landa esperanto-gazeto. Ne forgesu aldoni al via materialo negermanlingva, sur aparta folio, telegramstilan esperantan tradukon. Ĉiun helpanton ni rekompencos.

Kulturekspozicio IFA
L i b e r p e n s u l a Fako
Komisiite: Kurt H u b r i c h t.

RAPORTO

pri la SAT-Liberpensula Fakkunsido okazinta je 5. aŭgusto 1930 en la kongresejo (neoficiala pro neĉeesto de iu komitatano de la Sekcio).

Post interŝanĝo de opinioj pri la agoj de liberpensuloj k pri religio la kunveno konstatas, ke en ĉiuj landoj la liberpensuloj havas gravegan taskon plenumendan, ĉefe la SAT-Liberpensuloj, kiuj povus esti la perantoj por la tutmonda liberpensularo. Ni do streĉu niajn muskolojn por kiel eble plej efike plenumi dece nian laboron. Al ni jam ŝajnas, ke ĉiu SAT-ano devus esti liberpensulo k pro tio esprimas la deziron, ke SAT-ano ne estu ano de ia ajn eklezio.

Ni bedaŭras, ke neniu komitatano ĉeestas tiun ĉi gravan kunsidon. Tio

— pàgina 6 —

70 — SENNACIULO

malebligas ĉiun kunsidlaboron. Tial devas ankoraŭ funkcii la nuna Komitato por prizorgi la aferojn de la SAT-Liberpensula Sekcio ĝis la venonta kongreso, k interrilati kun la landaj perantoj por ordigi la jaraferojn ktp. Ni esprimas la deziron, ke la proksima SAT-Liberpensula Fakkunsido estu pli vigle prizorgata de la Plenumkomitato.

Subskribis A. Moore, P. Miller, C. Rannud, O. Melton, J. Coll (prezidinto).

TRA ESPERANTIO

Kiel instrui laŭ «Petro»?

(Fino. Vidu antaŭan n-on.)

Dua kunveno. — La instruanto estu la unua en la kunveno k ĉiam estu ekzemplo por la aliaj. Nun komenciĝas la parola metodo. La instruanto evitu paroli la nacian lingvon (nur la gramatikajn novaĵojn klarigante nacilingve). Li denove pritraktas ĉiujn objektojn en la ĉambro per simplaj frazoj, ankaŭ la kursanojn mem. Ekz.: «La ĉambro estas granda», «la forno estas malgranda», «K-do Kraŭze estas juna», «K-do Ŝulc estas maljuna» ktp. ktp. La instruanto nun citas la vorton «kia» kiel demandvorton. Li demandas: «Kia estas la ĉambro»? Komuna respondo: «La ĉambro estas granda» ktp. Li nun formas aliajn frazojn. Ekz.: «En la ĉambro estas forno», «Sur la tablo estas libro» k tiel li denove citas ĉiujn objektojn en la ĉambro. Oni lernas la vortojn «kio» k «tio». Per ili li denove prilaboras ĉiujn objektojn en la ĉambro k eĉ la vestojn de la kursanoj. Ekz. «Kio estas en la ĉambro?», «kio estas tio?» ktp. La kursanoj respondu komune: «En la ĉambro estas tablo», «tio estas bildo» ktp. — La instruanto skribu ĉiun novan vorton sur la tabulon; la kursanoj notu. La lernantoj jam lernis la esp. parolon k ĝojas pri la unua sukceso. Antaŭ lecionfino, la instruanto demandas, ĉu iu havas demandon (tion li devas fari en ĉiu kunveno); se jes, li respondu la demandojn k instigu aliajn ankaŭ demandi, ĉar la sperto montris, ke multaj ne riskas fari tion.

Tria kunveno. — Dum ĉi tiu kunveno la instruanto ripetas ĉiun materialon de la dua kunveno, intense prilaboras ĝin esp-lingve k per daŭra demandado instigas la kursanojn al respondoj. Dum tiu ĉi interparolado, la instruanto bone observu la klaran elparolon k akcenton de siaj lernantoj. Ĉiun eraron oni tuj klarigu. Ĉar la granda parto de la kursanoj estas lernema, oni aldonu en ĉiu leciono ion novan. La instruanto nun traktu la verbon en la estanta, estinta k estonta formo (legas, legis, legos» k. a.). La instruanto skribu kelkajn simplajn frazojn sur la tabulon. Ekz.: «La patro legas», «la patrino legis», «la knabo legos» ktp. (Oni klarigu la sufikson «in» k la vorton «kiu». Nun komenciĝas denove vigla demandado k respondado. Kiu legas, skribas, trinkas ktp.? La kursanoj laŭte respondu: «La patro legas», «la patrino legis», «la knabino skribos» ktp.

Kvara kunveno. — La instruanto denove ripetu la tutan materialon, traktitan en la tria kunveno, ĉiam bone observante la elparolon k akcenton. Oni lernigu nun la personajn pronomojn: mi, vi, li, ŝi, ĝi, ni, ili ktp. (en ĉi tiu kunveno la instruanto provizis sin per kelkaj diversaj fadenoj k koloraj paperstrioj). Tiujn ĉi objektojn oni uzu kiel instruilojn, por facile instrui la diversajn kolorojn k la pronomon «ĝi». Nun denove komenciĝas vigla interparolado per apliko de simplaj frazoj kun la pronomoj ĵus instruitaj k per la vortoj «kiu», «kia» k «kio». — Al ĉi tiu leciono la instruanto kunportis la lernolibron «Petro», pri kiu li jam atentigis, rilate la prezon, dum la tria leciono. Li klarigas la signifon de la graslitere presitaj vortoj en la unua leciono de «Petro» (parton jam scias la lernanto), per la nacia lingvo. La lernantoj faras notojn, por ke la sekvonta leciono pli bone funkciu.

Kvina kunveno. — Nur nun komenciĝas la instruado laŭ «Petro». La teksto de la unua leciono en «Petro» estas komune k laŭte legata unu- aŭ dufoje k poste ĉiu legas frazon, por denove kontroli la elparolon k akcenton.

Antaŭ la lego de l’ teksto en ĉiu leciono la instruanto klarigu la en la leciono entenatan gramatikan novaĵon. Post profunda studo de ĉiu leciono la instruanto aranĝu dialogon per la demandaj frazoj, troviĝantaj sub ĉiu leciono en «Petro». Dum tiu dialogo la lernantoj fermu la librojn. Tiel la instruanto procedu ĉe ĉiu leciono. Antaŭ la fermo de ĉiu kunveno li klarigu la vortojn de l’ sekvonta leciono k same ankaŭ la gramatikajn regulojn en la koncerna leciono. Plie en sekvonta kunveno li ĉiam koncize ripetu la lecionon antaŭe studitan, por ke tiu, kiu ne ĉeestis la antaŭan kunvenon, ne «perdu la fadenon».

Oni povus ankoraŭ multon skribi pri tiu temo, sed la loko de nia gazeto ne permesas ĉion detale citi k la pluan aranĝon k manieron de l’ kursgvidado oni jam devas lasi al la instruanto mem, kiu plej bone povos juĝi pri cirkonstancoj k kvalito de sia lernantaro. Mi tamen kredas esti doninta kelkajn direktivojn al kursgvidantoj, kiuj intencas instrui laŭ «Petro». Se oni povus kunveni kun la kursanoj ĉiutage, tiam mi preferus instrui laŭ rekta metodo, ekz. kiel ĉe familianoj, sed bedaŭrinde, la laboristoj plej ofte nur povas kunveni unufoje dum la semajno; pro tio mi ŝatas apliki la miksitan metodon. 90.

[REKLAMO p.6] LA GRANDA DISVASTIĜO DE PETRO la kursa lernolibro por laboristoj laŭ la rekta, parola metodo pruvas nedisputeble ĝian taŭgecon por la instruado. En la formo de interesa, alloga rakonto kun klasbatala tendenco la komencanto lernas kun plezuro k laŭ modernaj principoj nian lingvon. 64 pĝ. Prezo: 0,70 mk. g. Administracio de SAT, Leipzig O 27, Colmstr. 1.

LA SKISMA MALSANO

Ĉe London-a SAT-Kongreso la estro de GLEA, K-do Vildebrand volis kredigi al ĉeestantoj, ke en GLEA kompartianoj bone k kamarade kune laboras kun ali-tendencanoj. Pri tiu «eraro» mi jam tie atentigis. Sed tiam ne jam estis tiom profunda la skismo en GLEA kiel nun. Post la GLEA-kongreso (paskon) fondiĝis Socialista Esperanta Asocio en Germanio (pentekoston), pro malharmonio inter kom. k soc. K-doj. La novfondon de SEA tamen malaprobis multaj soc. K-doj. Sed la sinteno de l’ estro k redaktoro (Vildebrand k Besler) de GLEA nevole, sed evidente, helpis fortigi SEA-on. Krome eksiĝis el GLEA aliaj grupoj k membroj, kiuj nun ne apartenas al iu centra organizo. La GLEA-gvidantoj ne informas pri vera stato de ĝisnunaj eksiĝoj. La raportoj pri distriktaj konferencoj parte estas tiaj, ke aperas tute falsa bildo pri la ĝenerala situacio antaŭ la okuloj de nepartoprenintoj. Tio kompreneble denove kaŭzas eksiĝojn de sinceruloj. La ĉefan motivon por tiu konflikto donis la partitendenca agado de la estro (Vildebrand) k redaktoro (Besler) per artikoloj aperintaj en la GLEA-organo «A. E.» Protestoj de K-doj, grupoj k Plendkomisiono neniom utilis. Tial ni konstatas kiel sekvon la kompletan skismon en GLEA. La GLEA-gvidantoj ja konstante akcentis la neceson de unueca lab. esp. movado, sed ilia sinteno pruvas, ke ili aŭ ne estas konsciaj pri la signifo de l’ vorto «unueca», aŭ ili konsideras la nekomunistojn kiel naivulojn. Se politikaj partioj insult-

— pàgina 7 —

SENNACIULO — 71

egas unu la alian, nia esp. organizo ne rajtas fari la samon. Almenaŭ mi ne kredas, ke tiel ni racie servos al nia celo: disvastigi esp-on inter laboristaro. La politikaj partioj ofte ŝanĝas sian taktikon, kio kaŭzas miregon ĉe iuj. Jen ekzemploj: 1. Germana socialdemokrata partifrakcio devigis eĉ liberpensulajn anojn voĉdoni en landa parlamento por konkordato inter la ŝtato k katolika eklezio. 2. Komunista partio en regna parlamento germana voĉdonis por liberigo al faŝistaj murdistoj. Ambaŭ aferoj ne okazis pro principaj konsideroj, sed pro «taktikaj»! La rezulto el tiuj paradoksaj partiaj sintenoj estas denova interinsulto inter la diverspartianoj k iliaj simpatiantoj. Tia fakto pruvas al ni klare, ke nepartiaj organizoj, kiel ekz. nia esp-a, ne povas, ne devas esti gvidataj laŭ momentaj partiinteresoj — aŭ . . . okazas tiaj konfliktoj, kiaj nun okazis en GLEA.

La sama konfliktbazo ekzistas en SAT. La redaktoro de l’ GLEA-organo, K-do Besler, volas kredigi al aliuj, ke li (k K-do Riĥter) kvazaŭ pro nura plezuro veturis al Moskvo. Sed tiuj, kiuj konas la «antaŭlaboron» de la kom-frakcio por la lastaj GLEA- k SAT-kongresoj, scias, kial tiuj K-doj ĝuste en tiu momento, kiam la kom-frakcio volis forpeli la SAT-direkcion ĉe la Londona Kongreso, veturis «plezure» al Moskvo!

La konkludo el tiuj aferoj: En GLEA la kom-frakcio atingis okupi la ĉefajn postenojn k eluzis ilin por siaj specialaj partiaj interesoj ofendante nekomunistan parton de la membraro. La rezulto: disfalo de relative forta organizo! En SAT la kom-frakcio volis «venki» same, sed fiaskis. Tial tiu frakcio decidis en Moskvo (kun germ. «gastoj» Besler k Riĥter), fondi «novan revolucian organizon»! Do, la kom-frakcio kaŭzas skismon, ĉu en GLEA per partitendenca konduto, aŭ en SAT per novfondo de konkura organizo!

Al sinceraj unuecfrontanoj en tuta mondo mi tial vokas: Gek-doj! Lernu el la GLEA-skismo, kiel oni povas detrui «racie» pene konstruitan organizon. Estas pli facile konservi unuecan organizon ol unuigi jam disiĝintan; tion instruas al ni la lab. movado. Tial evitu imiton! Malfermu la okulojn! Aktiviĝu k senblufe helpu realigi per esp-o la Marksan devizon validan por ĉiu proleto: «Proletoj tutmondaj unuiĝu!»

A. v. d. Heid, Dortmund.

Ĉu daŭros la mistifiko?

Ni jam publikigis, ke en Moskvo troviĝas por esti presataj je la konto de SAT jenaj manuskriptoj:

1. Kosmopolita Ideo (proks. 250 pĝ.).
2. Ford aŭ Marks (Walcher), proks. samampleksa.
3. Rakontoj pri Kamparo (ukraina).
4. Kiel homo formis sian dion (Simmel).
5. Skizo pri ekonomia geografio (Ĥorrabin, ĉ. 200 pĝ.¹).
6. Pri naskevito (Fiŝer), amplekso «Biblioteko de Sennaciulo».

La unua manuskripto troviĝas en Moskvo jam de 20 monatoj k K-do Demidjuk, por pravigi prokraston en la presado de tiu verko, diris en sia letero al la kongreso, ke ĝi ne estis «prespreta». Manuskripto ja povas neniam esti prespreta, se oni diskutas ties lingvaĵon. Almenaŭ neniu neos, ke en Moskvo troviĝas sufiĉe da spertaj esperantistoj, kiuj certe kapablas prespretigi tiun manuskripton. La motivo dirita por prokrasti la preson sekve estas tute senvalora. Oni cetere devas scii, ke tiun «neprespretan» manuskripton prizorgis la ortodoksaj K-doj Kolŝinski k Muravkin.

Pri la aliaj manuskriptoj ne estis menciata ia motivo por pravigi ties presprokraston. Dume, antaŭ 3 monatoj, ni eksciis, ke presiĝos verko, kiun ni tute ne konas: «Eŭgeno Onegin» (Puŝkin)². Ni ne kontraŭis al la presado de tiu de ni nekonata verko, sed la agmaniero estas almenaŭ tre stranga k ni opiniis necese konigi la fakton, por ke la SAT-anoj povu juĝi pri la valoro de kelkaj asertoj. Necesas ja, ke oni sciu, kie troviĝas la «detruantoj» de SAT k — ĝiaj defendantoj.

DIREKCIO DE SAT.

¹ K-do Rublov asertis per poŝtkarto de 7. 7. 1930, ke tiu manuskripto estis sendata al Leipzig. Tamen la Administracio certigis ne esti ricevinta ĝin. Lasthore (je 11. XI.) K-do Rublov respondas, ke lia indiko estis erara k la manuskripto resendiĝis al la tradukintoj!! Ni nun esploras pri tio . . .

² Kvankam pasis 3 monatoj, de kiam oni informis nin pri la ekpreso de tiu verko, nun ni ankoraŭ ne scias, ĉu ĝi aperis.

[REKLAMO p.7] Dank’ al eldonhelpo per subvencio de l’ Kongreskaso vendiĝas je la prezo de nur 0,50 mk. g. (sen plia membro-rabato) la Protokolaro de la X. SAT-Kongreso en Londono (3.—7. aŭgusto 1930). interesa k instruplena dokumento, kiun ĉiu aktiva SAT-ano devus koni. 84 dense presitaj paĝoj. Form. 15×22 cm. PARIS XX, 23, rue Boyer / LEIPZIG O 27, Colmstrasse 1.

ĈU VERE ESPERANTO PROGRESAS?

En rimarkinda artikolo sub supra titolo (en n-o 295) K-do Barrot malkaŝis al la SAT-anoj la realan situacion de la esp. movado en la mondo. Unuamomente tiu stato povus efiki al ni malkuraĝige; sed se ni profunde pripensas la aferon, ĝi malkovriĝas al ni kiel natura vojo de evoluo. Esp-o ja oj, sekve eŭropanoj pli facile ellernas ĝin ol ekz. azianoj aŭ alikontinentaj indiĝenoj. Kiuj uzas la latinan alfabeton, tiuj havas lern-avantaĝon konsiderindan. Bedaŭrinde la ekster-eŭropanoj, kiuj ankaŭ uzas tiun alfabeton, estas tiom indiferentegaj al esp-o. La plejmulto el ili parolas la anglan lingvon k eble opinias aŭ esperas, ke ĝi fariĝu mondlingvo, same kiel cetere la sovetiano Ciolkovski (vd. n-on 294), kiu pensas, ke sufiĉas fonetike skribi la anglan lingvon por ke ĝi estu taŭga kiel mondlingvo. Mi ne kredas pri tiu eblo, ĉar la strukturo de l’ angla lingvo estas tiom plena da mankoj k malfaciloj, same kiel tiu de aliaj nacilingvoj. Ofte samsonaj vortoj havas diferencajn signifojn: lie (laj) = mensogo, aŭ — kuŝi, aŭ lye (laj) = lesivo. La gramatikaj reguloj estas ofte arbitre rompitaj ktp. Kiom multe pli facila estas la strukturo k vortfarado en esp-o!

Se ekzistas ankoraŭ proporcia malforto de l’ esp. movado en ekstereŭropaj regionoj, oni tamen jam vidas signojn pri iomaj sukcesoj ankaŭ tie. Mi iam legis, ke en Brazilio ekz. ĉe speciala ekzameno estas postulata scii tri fremdlingvojn: la anglan, francan k — aŭ la germanan aŭ esp-on. Eĉ se en proksima estonto esp-o fariĝus nur tuteŭropa (inkluzive Sovetio) interkomprenilo, kiel rezonas K-do Barrot, tio jam estus granda gajno k garantio por estonta mondpaco. Rimarkinde estas, ke kvankam ruslingvanoj ankoraŭ ne enkondukis oficiale la latinan alfabeton, tiom multaj sovetianoj ellernis esp-on k tiel kreas la ponton al okcidento. Ni ne fariĝu dubemaj aŭ malesperaj pri la sukceso de nia afero!

8070.

Ĉu kredeble?

Jenan leteron ni ricevis de K-do Verwijs (Roterdamo): «. . . k nun mi ankoraŭ, kara K-do, havas plendon. Ĉar mi estas maristo k ne ĉiam hejme, okazis, ĉar mi estis for dum septembro, ke iu ebria esp-isto vizitis mian edzinon proks. je la 23-a horo. Tio estas sendube tro malfrua, por fari vizitojn. Ĉiuj, kiuj havas cerbon povas kompreni, ke maristo ne ĉiam povas esti hejme k en la jarlibro estas klare presita, ke mi estas maristo. Ĉar mia edzino ne povas paroli esp., ŝi ne povis informi sin pri lia nomo, lando ktp. Ŝi nur scias, ke li estas blonda persono (kredeble ankaŭ maristo). Nun, K-do, mi volonte dezirus ne plu presigi mian nomon en la jarlibron. Kun saluto . . .»

Jen denove plendo, sed oni ja eĉ ne scias, ĉu tiu persono estis SAT-ano aŭ ne. Kontraŭ tia misuzo de gastigemo ni devas energie batali. Cetere, antaŭ ol akcepti iun SAT-membron, oni bonvolu kontroli la SAT-membrolibreton, ĉu ĝi estas en ordo, ĉu la kotizmarko por la kuranta jaro estas gluita. Ni

— pàgina 8 —

72 — SENNACIULO

estas kunmetita el ĉefaj eŭropaj lingv-

spertis, ke iamaj SAT-membroj ankoraŭ legitimiĝas per la matrikulo, kvankam ili jam de kelkaj jaroj ne plu pagis la kotizon. Estas komprenneble, ke ĉiu, kiu ne gluis la kotizmarkon por la kuranta jaro, ne plu estas membro. Adm.

TRA LA MOVADO

KRONIKO

Ĉeĥoslovakio. Nova kurso kun 30 personoj, plejparte gejunuloj, en Elbogen-Loket. Nova grupo en Plzen (sekcio de modellignajistoj) kun 10 anoj. Kurso de tiu grupo kun 16 lernantoj; gvidas SAT-ano 14 382 [?]. En Plzen-Peklo [?] kurso kun 10 p. — SOVETIO. Rostov. K-do Löw (6817), antaŭ nelonge veninta el Köln, parolis 20. 10. en klubo «Rabis» pri lab. teatro en Germanio. Trad. K-do Baranov. Ĉeesto de tiu K-do multe helpas nian poresp-an laboron. (5458.) — Kiev. La ĉi tiea grupo plendas pri konduto de K-do Majroviĉ el Polio, kiu ne respondas al multnombraj skribintoj k daŭrigas presigi sian anoncon pri koresp-ado. Averto al la Gek-doj! — SVEDIO. Göteborg. Aranĝita de A. B. F. (Lab. Kleriga Asocio), okazis je 3. 11. provleciono laŭ Ĉe-metodo. Post paroloj de K-do Ekström k K. Cardell, prezidantino de l’ Virina Pacasocio, faris sukcesan lecionon Ĉe-instruistino Pähn. Al la postaj kursoj aliĝis pli ol 200 p. (inter ili 35 geinstruistoj). La loka gazetaro favore raportis. (13 530.)

ĈE LA NEŬTRALULOJ

La ĉeĥoslovaka ministerio por fervojoj, kies esp. prospekto k ilustritaj poŝtkartoj estis multe petataj de esperantistoj tra la tuta mondo, konvinkiĝis plene pri la seriozo de esp-o k decidis, ke estonte ĉiuj ĝiaj eldonaĵoj diverslingvaj por eksterlanda propagando estu ankaŭ eldonataj esp-lingve.

*

S-ro Ŝerer el Los Angeles, mondvojaĝanta kiel propagandisto komisie de la Internacia Centra Komitato de l’ Esp. Movado, faris ĝis nun en Japanio 20 paroladojn antaŭ proks. 8000 personoj k 4 radio-lekciojn.

EL LA RUBUJO

Sub la titolo «La laborista esperanta movado atakas» iu skismigulo sub la pseŭdonimo Batalanto diras i. a. jenon en la germanlingva «IFA-Rundschau» (IFA-revuo), okt./nov. 1930: «La pliakriĝo de l’ klasbatalo, la obstina batalo de l’ laborista klaso kontraŭ ĝian malamikon, la kapitalismon, k ĝiajn helpantojn, la faŝismon k socialfaŝismon, elvokis ankaŭ en la laborista esperanta movado pliakriĝon de l’ kontraŭecoj inter la anoj de l’ diversaj tendencoj. En la prolet-esperantista tutmonda asocio SAT, kiu ĉe la fondiĝo baziĝis sur pure revoluciaj principoj k revolucia fundamento, hodiaŭ la kontraŭrevolucia ideologio de l’ perfidaj gvidantoj ĉiam pli k pli evidentiĝas. La superpartiaj gvidantoj de tiu ĉi organizo provas per la plej diversaj metodoj gvidi la organizon en plena «neŭtraleco» k subtenas tiel ĉiujn elburĝajn k reformistajn elementojn en ilia kontraŭrevolucia batalo. La gvidanto de SAT k redaktoro de l’ Asocia organo, E. Lanti, misuzas Sennaciulo-n ĉiam pli por malhonesta batalo kontraŭ Sovetion k la revoluciajn elementojn en SAT, sed precipe kontraŭ la komunistojn . . .» Ĉu plorige? ĉu ridige? . . .

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Jack London, La Fera Kalkanumo. Tradukis G. Saville kun permeso de la vidvino de l’ aŭtoro. Eldonis: SAT, 23, rue Boyer, Paris XX. 362 pĝ. Form. 12×19. Prezo: broŝ. 2,60 mk. g., bind. 3,50 mk.

Antaŭ ĉ. tridek jaroj aperis la Fera Kalkanumo, k tamen ŝajnas, kvazaŭ la aŭtoro estus ĝin nun verkinta: la nunan sociordon k reĝimon London priskribas kun ĉiuj bataloj por ilia plibonigo.

Kvankam la temo estas tiom serioza, la verkinto sukcesis ĉion prezenti sub formo tre alloga, agrabla k facile perceptebla. Oni legas ĝin streĉe, kvazaŭ romanon. La herooj, Ernesto Everhard (kun la ecaro de J. London mem!), Aviso, lia fidela, sindona kunbatalantino, la «viziojn» vidanta episkopo, la juna kaptita oligarko, la tipaj reprezentantoj de l’ posedanta k de l’ meza klasoj, estas prezentitaj en siaj agoj k antagonismoj kvazaŭ vivantaj personoj.

Jen verko, kiu devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto interesiĝanta pri sociaj problemoj k ŝatanta sekvi la riĉan fantazion de majstra aŭtoro, kia estas London. Ĝi meritas ankaŭ specialan atenton pro la bona traduko. K-do Savil faris grandan servon al nia afero. S. G.—K.

Esperanto – Lernolibro por popollernejoj, laŭ rekta metodo verkita de Arthur Degen (laŭ komisio de la Esp.-Asocio de Germ. Instruistoj). Unua parto: 1-a—2-a lernjaro. Eld. Ferd. Hirt & Sohn, Leipzig. Esp. Fako. Kun bildoj de E. Kutzer. 67 pĝ. Form. 14×22 cm. Prezo: 2 mk g. (Mendebla pere de SAT-admin., Leipzig).

Degen estas konata kiel sperta pedagogo per la sukcesoj de sia poresp-a agado en lernejoj. Tiu ĉi presteknike modela metoda lernilo por infanoj (eĉ kun multkoloraj bildoj!) estas vere jam per si mem bona propagandilo. La enhavo estas perfekte adaptita al la spirito de pli junaĝaj infanoj; temoj primateriaj, zorga evito de abstraktaĵoj. Tamen laŭ sia spirito (ne nur laŭ la lingvo) la libro povus esti pli esperanta, malpli germana, pli originalo, malpli adaptiĝo al nacia medio; sen perfortoj k rigoroj komprenenble! Ni esperas, ke ĉe la dua parto la aŭtoro priatentos tion. N. B.

Paroladoj de L. L. Zamenhof. Esperanta Universala Biblioteko, n-o 1. Kompilita de T. Sasaki. Eld. Japana Esp.-Asocio, Tokio. 103 pĝ. Form. 10×15. Prezo: 0,64 mk. g. Nenie, ŝajnas, la Zamenhofa ideo trovis pli fervorajn adeptojn ol en Japanio, se oni juĝas laŭ la enhavo de l’ esp. gazetoj aperantaj en Japanio, kie oni ĉiam parolas kun entuziasmo k preskaŭ religia adoro pri la aŭtoro de esp-o. Ankaŭ la eldono de tiu ĉi volumeto signifas al la jap. esp-istoj pli ol simplan lingvan bezonon — estas kvazaŭ diservo. «La Paroladoj estas al ni, kiel la Biblio al la kristanoj», ni legas en la antaŭparolo. Kvankam tiuj paroladoj jam estas presitaj alie (en la «Originala Verkaro de Z.» ĉe Hirt k. c.), ĉiam ilia represo k diskonigo pro ilia imitinda stilo k lingvo estas gratulinda. N. B.

Traktato pri la origino de l’ Japana popolo, de Motojuki Tokieda, kun komentario de d-ro Ramstedt, esperantigita de N. Hiraoka. 16 pĝ.; form. 10,5×15. Japana Esperanto-Instituto, Ŝin Ogaŭamaĉi, Uŝigome, Tokio. Prezo: 0,3 sv. fk.

Ĉi tiu broŝureto interesa temas pri la prahistorio, pri la deveno de la Japana popolo k tre sagace la aŭtoro alvenas al la konkludo, ke la Japana popolo estas la intermiksita raso naskita el la geedziĝo inter viroj de suda gento k virinoj de norda gento. La presiĝo estas bona, la stilo klara k korekta. H. B.

2. Arbeiter-Olympiade in Wien 1931. (2-a laborista Olimpio en Vieno 1931). Prospekto ilustrita en germ., esp-a, franca, k ĉeĥa lingvoj.

NIA POŜTO

6707. — Artikolo k bildo aperos. — Red.
13 900. — Ni regule sendas al vi «S-ulon». Oni simple ŝtelas ĝin. Adm.

KORESPONDADO

ĈEĤOSLOVAKIO

Sovetianoj! — 4 K-doj el Ĉeĥoslovakio serĉas lab. en USSR. Sovetianoj bonvolu helpi. (Ŝuisto 30 j., veturilfaristo 26 j., ŝpinisto 25 j. bakisto 19 j.). Informon sendu al: SAT, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (10 337).

FRANCIO

K-do Bedez, 9 Avenue Villemain, Paris, 14, kĉl, PK, PI, gaz.

GERMANIO

K-do Josef Kassel, Kanalstr. 29, Münster in Westfalen, kĉl, PM.

K-do Erhard Schade, Zaschendorfer Str. 16, Meissen/Sa. (komerchelpisto, 22 j.), kĉl. Resp. garantiata.

K-do W. Conrad, Siedlung 5, Bad Salzbrunn, Krs. Waldenburg, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI, fotoj.

[BILDO p.8 | 65,73,78,79] Kvinpinta nigra stelo kun sago montranta al la vorto «Renkontiĝon».

Renkontiĝon

de 24. 12. ĝis 28. 12. 1930 en Harco (Mezgermanio) preparas M o r a v e c, Gross-Ottersleben (Bez. Magdeburg).

ENHAVO

paĝo
Naciismo — Internaciismo . . . . 65—66
Sardujo . . . . . . . . . 66
La klasbatalo tra la mondo . . . 67
Memoro je la 15-a de julio en Vieno 67—68
Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu vin! . 68
Mi volas scii . . . . . . . . 68
Sennaciula Liberpensula Paĝo . . 69—70
Tra Esperantio . . . . . . . . 70—72
Korespondado . . . . . . . . 72

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

Núm. 322, 4 de desembre de 1930

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

7-a JARO, N-o 322 — LEIPZIG, 4. / 12. 1930

[BILDO p.1 | 30,4,70,14] La emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

PRI LA BRAZILIA REVOLUCIO

En la lokaj gazetoj oni jam ĉie estos leginta pli malpli detale pri la revolucio okazinta dum oktobro en Brazilio, tiel ke verŝajne mi eĉ ne kapablus doni novaĵojn pri ĝi. Mi do limigas min doni ĉi tie kelkajn koncizajn rimarkigojn.

La 3. oktobro oni eksciis, unue nur onidire, ke en Minas-Ĝerajso «armita movado» estis eksplodinta, ke la ŝtatan prezidanton oni estis malliberiginta k ke la ĉefurbo Bela-Horizonto k diversaj aliaj urboj estas en la manoj de l’ revoluciuloj. Parenteze ankoraŭ kelkaj gazetoj aldonis, ke en ĉiuj aliaj partoj de Brazilio regas plena trankvilo k ke oni ne kredu dissemiĝantajn famojn pri samtempa revolucio en la plej suda brazilia ŝtato, Rio-Grando Suda. La sekvantan tagon tamen la revolucio en la sudo elmontriĝis vera k oni ankaŭ sciiĝis la nomojn de l’ gvidantoj, inter kiuj estis la generalo Isidoro Lopes, kiu en julio 1924 ĉefis la revolucion malsukcesan en San-Paŭlo. Federitaj k ŝtataj trupoj estis sendataj kontraŭ Minas-Ĝerajson k Rio-Grandon Sudan, la registaro dekretis sieĝan staton k gazetaran cenzuron en tuta Brazilio k fermiĝon de la bankoj — krom por iuj tre urĝaj aferoj — ĝis la 16. oktobro. La mastrumada krizo, kiu jam de pli ol unu jaro regas en la lando, kompreneble ne malkreskis per la revolucio; se antaŭe jam industrio k negoco estis tre malviglaj, nun ili preskaŭ tute ĉesis, krom en tiuj branĉoj, kiuj traktas neprajn vivbezonaĵojn. Kelkaj entreprenoj tute fermis siajn pordojn aliaj ankoraŭ pli reduktis la dungitaron aŭ la laborhorojn; kelkaj ankaŭ reduktis la salajrojn. En la firmo, en kies oficejo mi laboras, oni jam je la fino de septembro sen antaŭavizo deprenis 15 elcentojn de ĉiuj salajroj «pro la mastrumada krizo» k la 19. oktobro, en la lasta momento antaŭ hejmeniro, oni prezentis al ĉiuj dungitoj cirkuleron, laŭ kiu ĉiuj salajroj estis reduktitaj je 50 (kvindek) elcentoj kun retroefiko de l’ unua de oktobro. Ĉiuj tuj devis subskribi por montri sian konsenton, nur du preferis ne subskribi k forlasis la firmon.

[BILDO p.1 | 29,47,67,63] Foto de urbkvartalo sur monteto: domoj inter arboj kaj palmoj, kun tegmentoj en la malfono.

Brazilio: S. Tereza-urbkvartalo en Rio-Janero

Pri la celoj de l’ revolucio oni sciis nenion certan; la gazetoj, severe cenzurataj k ricevante publikigordonojn, skribis pri tio aŭ nenion aŭ malbonaĵojn k kalumniojn. Kelkfoje ankaŭ disvastiĝis la famo, ke la sudaj ŝtatoj intencas apartiĝi de la cetera Brazilio. Per afiŝoj en la urbo oni eĉ disvastigis avizon, ke la revoluciuloj estas en interligo kun Sovetio k ricevas subtenon de tie. Ankaŭ en la du ŝtatoj Santa-Katarino k Paranio, kiuj kuŝas inter Rio-Grando Suda k San-Paŭlio, oni ribelis, kvankam la registaro prisilentis tiun fakton laŭeble.

Tri semajnoj pasis k laŭ la gazetoj la revolucio estos baldaŭ subpremita; laŭ aldona dekreto la bankoj devos resti fermitaj ĝis la 30. novembro. La ĝenerala animstato estis premita. Pro radioraportoj kaptitaj k pro diversaj aliaj famoj oni ne kredis pri la baldaŭa venko de la federa registaro. La gazetoj konstante skribadis pri venkoj k antaŭeniĝoj de lojalaj trupoj, sed kiu sekvis la loknomojn de la bataloj sur landkarto, tiu konstatis antaŭeniĝon de la revoluciuloj. Tamen eĉ je 24. oktobro la matengazetoj ankoraŭ asertis, ke la registaro firme estras la situacion, kvankam laŭ informoj nun ricevitaj la potenco de la federa registaro jam post la deka tago de l’ revolucio limiĝis nur ankoraŭ al iuj partoj de San-Paŭlio k Rio-Janerio, dum preskaŭ en ĉiuj aliaj partoj de Brazilio la revoluciuloj jam estris. Tiun tagon posttagmeze je la 13,30 h. subite disvastiĝis fulmrapide sciigo, ke la oficiraro de l’ lojalaj trupoj k marsoldatoj detronigis la prezidanton Vaŝington Luis k liajn ministrojn k proklamis provizoran revolucian registaron. Ŝajnas, ke tiu informo venis al San-Paŭlo telefone k post la trisemajna premiteco la animoj treege eksplode liberiĝis, tiel ke la San-Paŭlia registaro fuĝis preskaŭ senreziste. Tuj grandega ekscito ekregis k tumultoj rezultis, tiel ke ĉiuj negocejoj ekfermis. Amasoj da homoj komencis ataki la diversajn gazetojn, kiuj estis ĉiam mensogintaj k kalumniintaj pri la revolucio.

Vera orgio de vandalismo nun okazis, kiu atingis sian plej febran staton sabaton, la 25. oktobro. La polico ne estis videbla k neniu klopodis trankviligi aŭ malhelpi la senbridajn amasojn, kiuj perforte enpenetris la preslaborejojn, detruis ĉiujn maŝinojn k eljetis ĉion forŝireblan tra la fenestroj sur la straton, en kies mezo oni ekbruligis la rubaĵon. En kelkaj preslaborejoj oni ekbruligis eĉ la internan ekipaĵon. Estis vere stranga bildo: densega homamaso staras duonronde antaŭ la domo, kies

— pàgina 2 —

74 — SENNACIULO

fenestroj estas ĉiuj rompitaj; k en la fenestroj ekaperas jen seĝo, jen skribotablo, jen vestostablo, jen skribmaŝino k eĉ fortepiano, k kun grandega krako la objektoj disrompiĝante alvenas sur la pavimon, kelkfoje el kvaretaĝa alto. Ĉiufoje, kiam alvenas nova peco, surdiga aplaŭdo de la ĉirkaŭstaranta amaso aŭdiĝas k malgrandaj objektoj ĉiuspecaj, precipe amasegoj da papero leterkolektiloj, libroj, kajeroj, tutaj arkivoj — konstante akompanas la «alteriĝon» de la grandaj objektoj, dum diligentaj manoj ĉiam denove nutras la flamojn sur la stratpavimo. Tiel oni detruis en San-Paŭlo ses grandajn gazetojn (interalie ankaŭ la italan k la germanan), du klubejojn k grandan nombron da loterivendejoj, da kiuj en la urba centro oni renkontas almenaŭ unu ĉiujn cent paŝojn. La lastajn oni detruis pro la ega hazard-ludado kontraŭleĝa, kiu okazadis en ili dum la lastaj jaroj, kaŝe tolerite de la registaro. Nur unu loterivendejo savis sin de tiu sorto per grandlitera avizo super la pordo: «Tie ĉi oni neniam hazardludis!», kies veron tamen multaj pridubas.

Ankaŭ en aliaj urboj tia vandalismo regadis. En Kampinas la amaso detruis la episkopan sidejon, ĉar la episkopo antaŭ nelonge estis preĝinta por la venko de la federa registaro. Grandaj valoroj kompreneble detruiĝis per tio, ĉar kompost- k presmaŝinoj ne estas malkaraj objektoj. Sole da kompostmaŝinoj oni detruis en Rio-Janero k San-Paŭlo cent kvindek k asekuro kompreneble ne estos pagata por tiaj detruoj.

En marto ĉi-jara okazis balotado por la prezidanteco brazilia k la ĉefaj kandidatoj estis la ĝisnuna prezidanto de San-Paŭlio, Julio Prestes, k tiu de Rio-Grando Suda, Ĝetulio Vargas. La balotoj venkigis la unuan, sed onidiroj ĉirkaŭvagis pri trompoj k falsoj, k tion konfirmas la revoluciuloj, kies ĉefo estas Prezidanto Ĝetulio Vargas de Rio-Grando Suda. Li do nun avizis la provizorajn regantojn militistarajn en Rio-Janero, ke li agnoskos ilin kiel helpantojn en la revolucio, sed ke li postulas la prezidantecon brazilian; tion ili akceptis. Li venos al San-Paŭlio k Rio-Janerio k per siaj trupoj pace okupos tiujn ĉi teritoriojn por sekurigi la revolucion; ĝis ia grado li malfidas la generalaron Rio-Janeran k San-Paŭlan, ĉar dum la tutaj tri semajnoj de l’ revolucia batalado, ĝis antaŭ kelkaj tagoj, ili neniel estis hezitintaj batali kontraŭ li. Tamen verŝajne nun la paco revenos k multaj esperas grandajn plibonigojn en la popola mastrumado brazilia. Estas malfacile antaŭdiri la sekvojn de l’ revolucio. Se la revoluciuloj plenumos la taskon proklamitan, nome radikale forbalai ĉiun korupton tiom vaste regintan dum la lastaj dek jaroj aŭ pli, tiam ili estos atingintaj grandegan sukceson. Sed ĉu sub kapitalisma reĝimo korupto estas ekstermebla? Kaj la ĝeneralan mastrumadan krizon regantan ne nur tie ĉi, sed pli malpli en ĉiuj landoj, ankaŭ tia sukceso ne povus forigi, kvankam certe ĝi kapablus plimildigi ĝin. La kancero sufokinta k minaceginta la mastruman organismon estus eltranĉita k la paciento eksteraspekte resaniĝus; sekvus periodo de relativa sano k prosperado. Sed la ĝermo de l’ socia kancero, la malegala distribuo de la grundo k aliaj vivtrezoroj, ja enrestus k pli malpli frue denove kreskos; novaj febroj, novaj krizoj sekvos, ĝis oni trovos rimedon, ne nur por eltranĉi la absceson, sed forigi radikale ĝiajn ĝermojn. Ĝis kiam?

  1. okt. 1930.

Haro Petrido, San-Paŭlo (Brazilio).

EL ISLANDO

Kvankam ni preferas originalajn raportojn, ni escepte enmetas ĉi tiun tradukon, tial ke el tiu lando ni ĝis nun preskaŭ neniam ricevis artikolojn, kiuj informus niajn legantojn pri la tiea situacio. Red.

Entreprenoj publikaj k privataj

Isafjordo estas urbeto kun ĉ. 2300 loĝantoj. Ĝi estas lokita sur nordokcidenta bordo de Islando. En la jaro 1921 la socialistoj unue atingis plimulton en la urbestraro, k tio estis la unua fojo en la islanda historio, ke elektiĝis socialistoj por administri komunumajn aferojn en iu urbo.

La socialista urbestraro en Isafjordo sin tuj

[BILDO p.2 | 37,43,66,58] Desegnita mapo de Islando kun la surskriboj «Arktá polusa cirklo», «NordKabo», «ISLANDO», «Rejkjavik» kaj «Hekla».

montris sufiĉe taŭga k prizorgis la bonon de la urbeto kun ne malgranda sukceso. La socialistoj ankaŭ tenas ĝis hodiaŭ sian plimulton kun ĉiam pli forta apogo de l’ elektantaj laboristoj.

Dum tiu ĉi jardeko la urbestraro interalie aĉetis por la komunumo plimulton de la liberaj grundoj, kiuj sub la malnova reĝimo kompreneble fariĝis privataj posedaĵoj. Ĝi konstruis grandan kajon komunuman, modernan hospitalon k maljunulejon, plibonigis k pligrandigis la popollernejojn k urbobibliotekon k starigis komunuman kinon. Ĝi ankaŭ fondis k funkciigas komunuman bovfarmadon. Krom tio la socialistoj en Isafjordo, per iniciato k sub gvidado de la socialistoj en la urbestraro fondis kooperativan komercejon, k kiam la fiŝkaptado, la baza vivrimedo de l’ urbanoj, bankrotis en manoj de l’ privataj entreprenistoj, la socialistoj restarigis ĝin per koopera societo, kiu post dujara ekzisto jam fariĝis la plej granda entrepreno de sia speco en okcidenta parto de la lando.

Kompreneble tiuj ĉi faroj de la socialistoj ne efektiviĝis sen bruado de l’ kontraŭuloj, k ne mankis malbonaj antaŭdiroj, ke la socialistoj bankrotigos la urbeton. Ĉiuj iliaj entreprenoj estis kalumniataj tra la tuta lando. Sed ĉiuj tiaj antaŭdiroj montriĝis falsaj. La urbeto Isafjordo neniam tiel bonstatis kiel nun.

Sekvanta artikolo, tradukita el la organo de l’ socialistoj en Isafjordo, estas ĝenerala rebato kontraŭ la kalumnia militirado de la konservativuloj. Ĉiuj ekzemploj menciitaj estas prenitaj el la urbeto mem. Eble la artikolo estas sufiĉe interesa por laboristoj ekster nia lando. Kredeble la aŭtoro estas unu el la socialistoj en la urbestraro.

ISLANDANO

Disputaĵo. Publikaj entreprenoj k la socialismo

Nuntempe oni ne disputas alion pli multe ol publikan k privatan entreprenojn. Ambaŭ estas komparataj, pesataj k mezurataj. Tio estas la ĉefa disputaĵo inter la konservativaj k la pli liberalaj partioj.

La socialistoj tion pridisputas inter si. Iuj el ili rigardas multajn el la publikaj entreprenoj kun granda suspekto, opinias, ke ili estas novaj flikaĵoj sur malnova vesto, nur kapablaj plilongigi mizeran vivon de trae malmorala socio, por devojigi la laboristaron, kiu estas de la sorto elektita por krei novan socion sur ruinoj de l’ malnova, k por tiom blindigi plej multajn gvidantojn de la socialismo, kiuj batalas por tiuj ĉi entreprenoj aŭ rilatas al ili, ke ili perdas la vidon je la ĉefa celo, pasigas la tempon per eta, sensignifa fuŝado k forgesas la solan necesaĵon.

Sed spite ĉio oni povas ne malkonfesi, ke publikaj entreprenoj por ĝenerala bono jam konvinkis pli ol ĉiuj predikoj k sciencaj disertoj, ke la socialistaj tezoj pri la estonta sociordo estas bazitaj sur racia fundamento k ke la evoluo, kiu nun minacas al ĉiuj regnoj k ne estas evitebla per vortoj nek konsiderinde prokrastebla per bagatelaj reformoj, — malplej per tiuj, kiuj staras kiel oficialaj protestoj kontraŭ la reganta ordo, — ne bezonas estiĝi fino de ĉiu kulturo, sed male komenco de nova k pli perfekta kulturo k io simila al tio, kion la plej grandaj profetoj k saĝuloj de l’ homaro prirevis k predikis.

Malfacila pozicio en kapitalista socio

Supereco de publika entrepreno super la entreprenoj privataj k ĝia valoro kiel silenta predikado pri avantaĝo de l’ socialismo fariĝas pli evidenta, kiam oni konsideras, kiel lame ĝi devas stari en kapitalisma socio.

Malofte al ĝi estas permesate klopodi pri aliaj entreprenoj ol tiuj, per kiuj la profito malsukcesis al la privatuloj.

La regantoj de la landoj ĉiam estas

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 75

pli malpli malamikaj al la pensmaniero, kiu estas necesa kiel bazo por ĉiuj tiaj entreprenoj, k kun treege malmultaj esceptoj ili estas metataj sub estrado de tiuj, kiuj laŭ sia vivkoncepto k tuta karaktero devas fari ambaŭ: malami k abomeni la entreprenojn, sed sin okupas pri ili nur pro tio, ke ili tie rikoltas sian vivtenkoston.

Ĉiuj publikaj entreprenoj, kiuj bezonas kapitalon, devas sin submeti al favoro de estroj de l’ kapitalo, burĝoj k bankdirektoroj, kiuj plej versimile faras al ili ĉiun elpenseblan malutilon.

La pensmaniero de l’ publiko mem infektiĝas de la reganta ordo, kie la plej grava leĝo estas, ke ĉiuj batalu kontraŭ ĉiuj k ke ĉiu pensu pri sia propra gajno, sen ia atento pri tio, kian malbenon ĝi povas kaŭzi al publiko, k estas malgranda helpo trovebla ĉe la amaso.

Oni povas diri, ke al ĉiu publika entrepreno por ĝenerala bono en kapitalisma socio minacas la danĝero, ke ĝin ĉirkaŭos k travenenos ĉia malmoralo, kiu estas por ĝi tiom granda danĝero el socialisma vidpunkto, kvankam tio estas konsiderata kiel bona, valora k honesta komercmoralo de l’ burĝoj, superaj k malsuperaj.

Ke diversaj publikaj agadoj k entreprenoj spite ĉio tio lumas kiel flamantaj torĉoj antaŭen al supera k pli perfekta ordo, tio plej bone montras ilian gigantan superecon.

Malfacila komparo

Kiam oni komparas publikajn k privatajn entreprenojn, tiam la unua estas en tre malbona situacio ĉe la komparo mem. Plej multaj publikaj entreprenoj estas pli ol laŭnome publikaj. Ili estas praktikataj antaŭ la okuloj de ĉiuj k plej ofte estas facile por ĉiuj observi ilian funkciadon k tutan aranĝon. Precipe oni brue reklamas iliajn mankojn, kiujn oni distrumpetas en gazetoj k kunvenoj, por malestimo al la entreprenoj, k por teruri k averti la publikon, por ke ĝi ne postulu pli multe da simila.

Aliflanke la privataj entreprenoj, kiuj estas komparataj kun la publikaj, estas praktikataj kun tiel granda sekreto, kiel la posedantoj aŭ direktoroj deziras. Precipe oni zorge kaŝas ĉiujn mispaŝojn k despli abomenojn k krimojn, sed tion, kio bone sukcesas, oni malkovras antaŭ la publiko, por laŭdo al la sistemo k por gloro al la burĝoj.

La privataj entreprenoj do plej ofte similas al «tomboj blankigitaj, kiuj ekstere ŝajnas belaj», k estas nur pro malatento, hazardo aŭ akcidento, se la ŝtonoj tiel leviĝas, ke la eksteruloj povu enrigardi k vidi, ke ili «interne estas plenaj de ostoj de mortintoj k de ĉia malpuro».

Sed eĉ tiun ĉi danĝeron la burĝoj priatentis, encerbigante al la publiko la opinion, ke privataj entreprenoj tute ne koncernas ĝin, ke estas nedeca malĝentilo k malbona konduto tuŝi tion, kio tie ne sukcesas, kiom ajn okulfrapa ĝi estas, k ke tiuj ne konas bonajn morojn, kiuj tion faras, k por plia sekuro oni minacas la kritikantojn per procesoj k aliaj diablaĵoj.

Kvankam privataj entreprenoj praktikas ĉiuspecan, senhontan hazardludon, eĉ uzante ŝparmonon de la tuta popolo aŭ disdividante la perdojn sur kurbajn dorsojn de la laboristoj, ili devas sin klini pli profunden, toleri k silenti.

Kiam la publikaj entreprenoj estas oficiale mallaŭdataj k kalumniataj en la komparo kun la entreprenoj privataj, estas kalkulata blasfemo aludi la kulpojn de la lastaj, ĉar ili estu privata afero, ne koncernanta la publikon.

(Finota.)

Pri la «balotoj» en Polio

Antaŭ la balotoj la registaranoj (BBWR=Senpartia Bloko de kunlaborado kun la registaro) diris, ke ili devas havi plimulton por povi ŝanĝi la konstitucion, kvankam ĝi nun estas nur surpapera. Efektive ne temis nur pri la konstitucio, sed pri plifirmigo de la faŝista reĝimo sub demokrata masko. Kaj jen kiel okazis la balotoj: Antaŭ k dum la balotoj regis la plej bruta teroro. Oni malpermesis la maldekstrajn listojn ŝtatajn k distriktajn imitante Finlandon, fermis la presejojn, konfiskis la balotliteraturon, malliberigis la gvidantojn k ĉiujn aktivulojn, kiel ekz. en Varsovio ĉiujn profesi-unuiĝajn gvidantojn de maldekstraj prof-unuiĝoj. Ĉiutage okazis traserĉoj, dum kiuj la fiagentoj policistaj subjetis komunistajn alvokojn por tiele povi akuzi je «kontraŭŝtata agado». Nur la registara partio povis alglui afiŝojn, kiuj restis netuŝitaj. La afiŝojn de aliaj partioj la policistoj havis ordonon deŝiri k tuj je tiu loko alglui registarajn. En ĉiuj balotejoj pendis registaraj afiŝoj, k oni disdonis registarajn balotilojn, kvankam laŭ la konstitucio ĉi tio estas severe malpermesata k punota per malliberigo ĝis 5 jaroj. La deziregata de burĝaro «forta mano» elmontriĝis en plena lumo. Bedaŭrinde la laboristoj suferantaj mizeregon sub ekonomia k politika teroro estas indiferentaj al ĉi tiuj atakoj de venkanta faŝismo.

mandatojn
La registara bloko BBWR ricevis 248
Naciaj demokratoj N. D. 64
Ukrainoj k blankrusoj burĝaj (ĉar lab. k kamparanaj malpermesataj) 21
Germanoj (burĝaj) 5
Judoj (burĝaj) 7
Kristan-demokratoj 14
«Centrolew», bloko de socialdemokratoj kun kamparanaj partioj k unu «flava» laborista «ŝtatfidela» 79
Komunistoj 6
Sume: 444

D. L. (16 674), Polio.

POST JARFINO ne multaj Sovetianoj plu ricevos «S-ulon», se vi ne aktive helpos al ili pagante help-abonon al Administracio en Leipzig!

Post la parlamentbalotoj en Aŭstrio

Laŭ mia promeso en n-o 319 mi parolas pri lastdataj okazoj en Aŭstrio. Grandan seniluziiĝon suferis la faŝistoj, kiuj esperis, ke la balotoj substrekos la faŝisman registar-tendencon k helpus tiel al ili en iliaj malnoblaj celoj. Sed la voĉdon-rezulto estis jena:

Socialistoj 1 517 603 voĉoj (72 elektitoj), kristansocia partio 1 303 608 voĉoj (67 elektitoj), Ŝoberpartio (kamparanoj, burĝnaciistoj) 449 445 (19 elektitoj), faŝista partio 228 338 voĉoj (8 elektitoj), komunistoj 20 879 v., demokratoj 6719, rent-interesitoj 12 638, juda partio 10 845, nacisocialistoj 108 445, monarkistoj 157 voĉoj (neniuj elektitoj).

La balotoj rezultigis por la socialistoj pligrandigon je unu plia parlamentano. Tiun ĉi pluson ili gajnis en la ruĝa Vieno, kie eĉ en burĝan medion penetris la simpatio por la modela administrado de l’ socialistoj. La faŝistoj, kiuj ĉiam fanfaronis pri sia popolmovado kiel ventego forpelonta la ruĝulojn el Vieno, montriĝis tute sensignifaj, k se la ĉefa burĝa partio ne estus subtenanta ilin, la movado baldaŭ mortus. La kristansocia partio, kies ĉefgvidantoj intencis uzi la faŝistan movadon por siaj intrigaj celoj, estis la ĉefa venkito en la balotoj. Kvankam oni per plej fiaj rimedoj agitadis kontraŭ la socialistoj, intencinte provoki la laboristaron per la subita senarmigo de l’ respublika Ŝirmligo (laborista defendorganizo), la klerikal-faŝistoj tamen fiaskis. Venkita morale estas la klerikal-faŝismo — ĉu ankaŭ laŭ potenco?

Al. Ramŝak.

[REKLAMO p.3] Vi ne plu bezonas vane rompi al vi la kapon pri la senco de tiu aŭ alia vorto, de kiam ekzistas la PLENA VORTARO DE ESPERANTO. Volumo de 536 pĝ. en formato 14×20 cm. Prezo: bindita ekzemplero 10 mk. g. afrankite, broŝurita „ 9 „ „. Nur por aktivaj membroj (t. e. membro-abonantoj) de SAT validas rabato de 20 % je tiu ĉi verko. Mendu ĉe Adm. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 aŭ Direkcio de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX.

— pàgina 4 —

76 — SENNACIULO

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

La itala faŝismo volas konkeri la mondon

Musolini deklaris en sia lasta parolado: «Mi asertas, ke la faŝismo, kiel ideo, doktrino, realigo, estas universala. Itala en sia aparta institucio, ĝi estas universala en sia spirito k ne povos esti aliel. La spirito estas universala per sia naturo mem. Oni do povas antaŭvidi Eŭropon faŝistan: Eŭropo, kiu solvos, en la senco de l’ faŝismo, la problemojn de l’ moderna ŝtato, de l’ ŝtato de l’ dudeka jarcento, tre diferenca de l’ ŝtatoj, kiuj ekzistis antaŭ 1789 aŭ kiuj formiĝis poste. La faŝismo respondas hodiaŭ al postuloj de universala karaktero.»

Dume italoj daŭrigas forkuri trans la alpojn riskante perei pro frosto, neĝo k glacio, k esti mortpafataj de limĝendarmoj; ĉar la vivo en Italio fariĝis netolerebla por ili. Laŭ «Italia».

El la kroniko de l’ finlanda reakcio

La militrifuzanto k prezidanto de l’ Kontraŭmilita Ligo en Finlando, Pekurinen, post sesmonata restado en malliberejo estis eskortata je 4. septembro al sia garnizono, sed sukcesis helpe de amikoj forkuri. Iun tagon dek «Lappo»-faŝistoj forrabis lin, kondukis en arbaron k bategis lin, minacante lin per mortigo, se li daŭrigus rifuzi militservon.

Korekto. La artikolo «Sciigoj el Teraso», presita en n-o 319, estas verkita de SAT-ano 15 043 (ne 15 042!). Legantoj bonvolu noti.

Protestkunvenoj kontraŭ ellivero de fremduloj

Du hispanaj laboristoj, Pons k Blanko, kiuj dum la diktatur-periodo de Primo de Rivera estis kondamnitaj pro laŭdira partopreno ĉe armita batalo inter policanoj k sindikatistoj, kvar jarojn post la okazo, je dumviva enkarcerigo, sukcesis forkuri al Francio, kie ili nun estas enkarcerigitaj. Nur pro multnombraj protestkunvenoj la franca registaro ĝis nun ne riskis elliveri tiujn du K-dojn al la hispana diktatoro. La «Komitato por Socia Defendo» agitas por atingi ilian liberigon.

Atako al virinmanifestacio en Japanio

Okaze de kunveno de 8000 virinoj, kiuj manifestaciis por la malpliigo de l’ laborhoroj, la polico k pluraj centoj da membroj de kontraŭrevolucia organizo faris atakon. Multnombraj vunditoj estis sur ambaŭ flankoj.

Antimil. Servo.

Por «savi la kamparon» (Japanio)

La terposedantoj k burĝoj, minacataj de la revolucia aktivo de l’ malriĉaj kamparanoj tra la tuta lando, k sekve devigataj sin defendi k savi, «en maltrankvilo pri la paco k ordo de la ŝtato ĉe granda krizo en nialanda ekonomio» kunvokis je 25. aŭgusto en Tokio kunsidon kun ĉ. 700 partoprenantoj el urboj k vilaĝoj de la lando, kiu decidis komenci unulinie la movadon por «savi la kamparon».

Pligrandigo de l’ aera armeo en Japanio

Ankaŭ Japanio, kiel la ceteraj imperiistaj potencoj, faris projekton pri pligrandigo de la aera armeo kun buĝeto de 200 milionoj da jenoj (1 jeno = ĉ. ½ dolaro). Laŭ tiu projekto la aviad-armeo konsistos anstataŭ el 17, kiel nun, — el 33,5 regimentoj, t. e. duobligo proksimuma. La nombro de surŝipaj aeroplanoj estos 200, t. e. duobliĝo. En Jokosuka, milithaveno, estos instalita eksperimenta fabriko. Oni projektas en decembro aranĝi stabmanovron pri aerodefendo de la ĉefurbo.

Laŭ Scienco Proleta, n-o 11.

For la faŝismon! (Hispanio)

Leviĝas la proletoj en Hispanio, k la tuta lando estas kvazaŭ batalkampo. Dum kelkaj horoj la komunistoj en Hispanio troviĝis en la fajro de l’ pafiloj. Ĉiuj batalis kiel herooj. Nur la proleta klaso kontraŭstaras la diktaturon. La laboristaro komprenas, ke la komunistoj klopodas venki la faŝismon, la novan diktaturon. Jam ne plu povas triumfi kiel en 1923 la faŝismo pro la kontraŭbatalo de l’ proletoj. La 7-jara diktaturo estas pasintaĵo. Ni estas ekpretaj batali en la stratoj por la libero de Kataluna k Hispana Respubliko¹.

(15 412)

¹ Tiu ĉi letereto spegulas la animstaton de l’ hispaniaj proletoj en nuna epoko. Pri la faktoj mem, la stratbataloj en Barcelono, Madrido k. a. urboj, niaj legantoj estas informitaj per la ĉiutaga gazetaro. — Red.

Memoro je la 15-a de julio en Vieno

Fino.

(Vidu n-ojn 312, 313 315, 316, 317, 318, 319, 320, 321)

La socialdemokrata partio de Aŭstrio havas gravan respondecon antaŭ la amasoj. Ĝi ne povas nebezone instigi al malamo nek al venĝo kontraŭ la polico, ĉar ankaŭ inter la policanoj estas sendube multaj bonaj homoj. Tia instigado povus facile estigi malordojn k sangverŝadon. Tion mi bone komprenas k konsideras. Sed inter postulo pri justo, pri justa, meritita puno al multaj centoj da murdistoj k instigo al venĝo estas grandega diferenco!

Mi ankaŭ ne volas kaŝi, ke la nuna aŭstria presleĝo tre malfaciligas tiun taskon k pretekste oni almenaŭ provus, certe eĉ farus akuzon kun monpuno pro tia publikigo en partia socialdemokrata gazeto. Mi tutplene agnoskas la grandegan malfacilon, kiu regas en la klerikala, nigrega Aŭstrio rilate al sinturno al eksterpartiaj sferoj, ĉu per afiŝado, ĉu per aliaj rimedoj.

Sed estas mia persona konvinko, ke oni almenaŭ estus jam multe pli proksima al la efektivigo de l’ konscigo de l’ popolo, se la socialdemokrata partio laŭmerite subtenus Karlon Kraŭs en lia kulturpionira noblega k abnegacia batalo kontraŭ la fikrimularo k murdistaro de l’ 15-a de julio 1927. Por rebonigi tiun ĉi maljuston, formiĝis inter la socialdemokrataj admirantoj al Karlo Kraŭs la «Unuiĝo Karlo Kraŭs», kies celo estas tiom longe agadi, ĝis la kvankam senpartia, tamen revolucia artisto k verkisto, al kiu ankaŭ la aŭstria proletaro ŝuldas grandegan dankon, estos laŭmerite traktata.

Sendube multaj Gek-doj, kiuj iam estis en Aŭstrio aŭ komprenas la germanan lingvon, scias, kion signifas la germana vorto: «Gemütlichkeit» (elparolu: Gemitliĥkajt). Esperanten tradukite ĝi signifas eble: bonkora (sentimenta) gajo. Kiel tiom da aliaj mensogoj, kiujn oni disvastigas en la mondo, oni disfamigis dum multaj generacioj k ankoraŭ hodiaŭ, ke tiu «gemitliĥkajt» estas ĉefa, plej distinga eco de la aŭstria gento, eco, kiu en tiu abundo ne estas renkontebla en aliaj mondpartoj.

La 15-a de julio 1927, kiu montris al mi tiom da aŭstroj, inter ili sendube multaj, taksataj kiel «gemitliĥ», malgraŭ tiom da bonkora gajo, plej fie, antaŭmedite, malvarmsange, absolute senaverte k senbezone, tute senkaŭze murdantaj, kripligantaj k fitraktantaj pacemajn, senkulpajn homojn, klarigis al mi, ke la famo pri speciala aŭstra gaja bonkoreco estas trompo k mensogo. Tiu eco ne estas aŭstra specialaĵo, kiel oni volas kredigi al la mondo. Tiu kvalito ĉie en la vasta mondo ekzistas samgrade, tie aŭ alie eble eĉ en pli alta grado.

Sescent surĉevalaj k piedirantaj policanoj portis pafilojn la 15-an de julio. Pri la piediraj pafilportantoj oni povas laŭprotokole k cetere per nepridubeblaj atestoj de memspertintoj diri sen ia troigo, ke inter ili, se ne ĉiuj, tamen la grandega plejmulto (ne nur plimulto) fiagis murdante senbezone, senaverte. Sed jam antaŭ la disdono de l’ pafiloj rajdantaj policanoj senbezone murdis, vundis k kripligis. Ankaŭ piediraj policanoj antaŭ la pafil-disdono senbezone, senaverte revolvere pafadis en la amason. Plue

— pàgina 5 —

SENNACIULO 77

Socialismaj urboj k problemo de l’ nova familio

Soveta proleta ŝtato eniris jam tian stadion de sia malvolvo, ke problemoj de socialisma rekonstruado de la socio el sfero de teoriaj supozoj pri malproksima estonto transiris en sferon de konkretaj inĝenieraj projektoj. Kelkajn el ĉi tiuj projektoj oni jam komencas efektivigi en vivo. Ĉirkaŭ novaj industriaj gigantoj, kiel Dneprostroj, Stalingrada Traktorfabriko, Magnitmonta metalurgia centro estas konstruataj socialismaj urboj, kiuj radike distingiĝas de l’ ĝisnunaj urboj.

Tio estas nur unuaj ĝermoj de kreskanta socialismo. Sed post kelkaj jaroj, se la kapitalisma mondo ne provokos nin je milito, Sovetio kovriĝos per densa reto de tiaj urboj, kiuj laŭ sia aranĝo k vivo de siaj loĝantoj malsimilas urbojn modernajn.

Sur paĝo de sovetia gazetaro estas vaste pridiskutataj problemoj de ekonomio k vivmaniero en socialismaj urboj. En tiu diskutado krom sociologoj, ekonomiistoj, inĝenieroj, doktoroj, pedagogoj k aliaj specialistoj aktive partoprenas partiaj k sindikataj organizoj k amasoj de l’ loĝantaro mem.

Tre interesa estas la problemo pri la nova familio. Jen kion oni parolas pri tio en «Informoj de Centra Plenumkomitato» — ĉefa oficiala organo en Sovetio. Socialismaj urboj donas al la virino plenan liberigon for de kuirejo k infanejo k alvokas ŝin egale kun la viro por produkta laboro k socia agado. Materia dependo de l’ infanoj al la gepatroj k de l’ edzino al la edzo malaperas. Familia ligo, kiel mastruma unuo, post sociigo de l’ hejma mastrumo disfalas en siajn konsistigajn atomojn, denove kunmetiĝante el ili jam en pli grandan kolektivon de domo-komunumo. La familio, kiel ligo por edukado de infanoj, ankaŭ perdas sub si sian bazon k transdonas tiun funkcion al pli larĝa kolektivo. Teritoria izolo de l’ familio en unu ejo malaperas, ĉar la edzo k la edzino disponas, kiel ĉiuj aliaj membroj de l’ komunumo, apartajn ĉambrojn, k la infanoj estas dislokataj sendepende de ili en aparta ejo.

Neniuj juroj pri fidelo ĝis la ĉerko aŭ iuj aliaj juraj devigkontraktoj, firmigantaj la familian ligon, jam nun ne estas postulataj ĉe ni.

Kio do restas de la malnova familio? Videble nenio, se ne kalkuli personan simpation k reciprokan alligitecon de membroj en la nova familio-kolektivo.

La rekonstruado de l’ familia vivmaniero estas afero tre delikata. Tuja k plena sociigo de ĉiuj flankoj de l’ vivmaniero en nia lando estas certe malutila utopio. Eĉ en novaj socialismaj urboj, kie en mastrumaj interesoj ni devas garantii socian nutradon k edukadon al infanoj je 100%, ni ne emas efektivigi tion en deviga ordo. Cetere estas dubinde, ke iu familio rifuzos uzi senpagan socian edukadon. Ni ne povas konstrui samtempe kuirejojn-fabrikojn k apartajn kuirejetojn por ĉiu loĝejo. Kontraŭ amatoroj de hejmaj tagmanĝoj, kuirfornetoj, kuiraj petrollampoj oni devas batali ne per malpermesoj, sed per bona organizado de sana k malkara socia nutrado. Ni opinias, ke por malgrandaj infanoj (ĝis 7-jara aĝo) estas preferindaj apartaj ejoj. Sed se iuj el la patrinoj de tiuj etuloj komence ne ekvolus forlasi ilin, kontraŭ tio oni povas apliki nur konvinkon.

Niaj infanhejmoj, lernejaj urbetoj k ceteraj edukaj institucioj neniuokaze estos fermitaj institucioj kiel tiuj en ĝisrevoluciaj tempoj. Eniro k eliro el ili ĉiam devas esti vaste malfermita por maturuloj k infanoj. Eduki infanojn izole de ĉio tio, per kio vivas k spiras tuta matura loĝantaro, estus malutila k reakcia utopio.

Konfidi la edukadon de infanoj de la plej delikata aĝo nur al dungitaj specialistoj de tiu ĉi afero, kiom ajn bonaj ili estus, ni ne povas. Konstanta kontakto de infanoj kun maturuloj devas okazi en la interesoj de tiuj k aliuj. Sed tio ĉi rilatas ne nur al kontakto de l’ infanoj kun gepatroj. Certe por patrinoj unuavice oni devas garantii eblon ne nur veni al la infanoj, sed preni ilin hejmen dum libera tempo en kadroj de normala higiena reĝimo de tago k nokto. Sed krom gepatroj al edukado de infanoj devas esti allogataj ĉiuj sociaj organizoj de la Unio. Pioniroj estas certe plej naturaj organizantoj de ludoj k regantoj super animoj de l’ Oktobridoj (infanetoj). Junkomunista Ligo devas preni sur sin similan rolon rilate al la pioniroj, la partio — rilate al la junkomunistoj.

Kompiltrad. S. B—v.

[REKLAMO p.5] Se la aktivaj SAT-anoj en sufiĉe granda nombro renovigus sian aktivan membrecon en tiu ĉi monato, ni baldaŭ povus reeldoni 12-paĝajn numerojn de «S-ulo»! NE PROKRASTU, K-DOJ! VARBU ANKAŬ NOVAJN MEMBRO-ABONANTOJN por la nova jaro! Estas tempo por agi!

oni memoru pri la menciita murdado de suraŭtomobilaj policanoj, kiuj nur por distri sin senĉese pafadis al senkulpaj homoj, senkaŭze, ne provokite. En tia policaŭtomobilo troviĝis kelkaj dekoj da homoj, k estas pruvite, ke multaj el ili, eble eĉ ĉiuj pafis. Oni pensu ankaŭ pri la menciitaj fitraktoj, multajn monatojn poste okazintaj parte al la malfeliĉaj arestitoj el tiuj tagoj, parte al aliaj kompatinduloj. Tian fitrakton en polica komisarejo de Vieno ne faras nur unu sola policano, sed multnombra aro, verŝajne ĉiuj, kiuj ĝuste ĉeestas, ĉiuokaze, laŭ la eldiroj de veramaj viktimoj, multaj policanoj. Krome oni pripensu la multegajn kazojn de cetera fikonduto de policanoj kontraŭ proletoj, ankaŭ ofte en la postjulia tempo de l’ jaro 1927.

Konklude oni povas, eĉ kun plej granda objektivo k bonvolemo al multaj bonaj policanoj en Vieno, aserti, ke rilate la fiecon ne temas nur pri nemultaj «unuopuloj», kiel oni kutime diras tiaokaze. Tiuj «unuopuloj» estis treege multnombraj, k tio permesas konkludi, ke la elcento da fiuloj inter la policanaro de Vieno estas grandega.

Tiaj aferoj, kia la julia murdo, laŭ mia opinio koncernas ne nur la senperajn viktimojn, sed la tutan homaron, ĉar tie estas perfortitaj k fitraktitaj la du plej noblaj fundamentoj de l’ homa socio: Justo k Vero.

Inspirate de tiuj vidpunktoj mi petas ĉiujn, kiuj legas tiun ĉi artikolon, parolante kun aliaj senkompate disbati la mensogon pri speciale abunda, aŭstra «Gemitlihkajt» (bonkora gajo). Al ĉiuj, kiuj estas atingeblaj por vi, ankaŭ al tiuj, kiuj intencas viziti Aŭstrion, rakontu la tutan veron pri la julia buĉado. Krom tio represigu tiun ĉi artikolon en kiel eble plej da nacilingvaj gazetoj, ankaŭ nesocialismaj, se ili ĝin akceptas. Tiel agante ni kunhelpos je la atingo de la celo: veko de la publika opinio, puno al la fipolica krimularo!

[REKLAMO p.5] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio 150 paĝoj, formato 12×18 cm. Prezo 1 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27

Internacia Asocio Biokosma

fondita en jaro 1926 de Feliks Monje (Monier), konstatas, ke ne ekzistas individua estaĵo, ke ĉiuj moviĝantaj materiaj elementoj de la homa korpo eliris el fundo, kiu donas vivon same al ĉiuj estaĵoj, al kiu ili reiros post la malkuniĝo de nedaŭraj konstruoj, mineralaj, vegetaĵaj k bestaj, en kiuj ili estis miksitaj; opinias tial, ke ni devas konscie difini k praktiki la agojn favorajn por ke la individuoj profitu la harmonian kunagadon k la transirajn vivmanierojn en la Tuto. Ĝia celo estas la sistema studado de tiuj agoj. Ĝi eldonas 4-foje jare aperantan bultenon «La Universa Vivo». Por informoj sin turni al: K-do J. Estour, Kosmo, Sollies-Pont (Var), Francio.

— pàgina 6 —

78 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

Esperanto ĉe infanoj

«Ne, mi estas tro maljuna por lerni ankoraŭ esp-on, instruu ĝin al niaj infanoj.» Kiom ofte mi jam aŭdis tiujn vortojn, propagandante por nia lingvo, k verŝajne ne nur mi, sed multaj aliaj Gek-doj varbemaj spertis similon. Aliaj diras: «Provu enkonduki esp-on en la popollernejoj» k celas la samon: esp-istigi la infanojn. Laŭ tiuj eldiroj nia lab. esp. grupo provis agi, adresante petskribaĵon al la magistrato, kiu «kompreneble» kontraŭis al enkonduko de esp. instruo en ĉi tiea popollernejo (malgraŭ plimulto de unu lab. partiano en nia parlamento). Dua skribaĵo estis same traktata. Ni decidis, ĉar la reprezentantoj de ŝtata lernejo ne ebligas al niaj lab. infanoj lerni esp-on, mem ekagi. Per flugfolioj direktitaj al la gepatroj ni atentigis pri komenco de infankurso. Sufiĉe da gepatroj sekvis nian alvokon k ni komencis du kursojn kun sume 42 geknaboj en la sindikata hejmo.

Tio estis en aŭtuno 1929. Kelkaj burĝaj instruistoj daŭre mokis en la lernejo pri la geknaboj partoprenantaj en niaj kursoj. La infanoj ĉiufoje rakontis al mi plej novajn aferojn. Ekz., se iu hazarde ne ĝuste sciis ion lernendan, la instruisto kutime diris: «Jen tia malsaĝulo lernas lingvon tute nenie parolatan k neniam bezonatan; — lernu unue vian gepatran lingvon.» Similajn riproĉojn niaj lernantoj devis ofte toleri. Krome la instruistaro kritikis, ke mi kiel kursgvidanto tre verŝajne tute ne havas pedagogian talenton, estante nur 21-jara k ne ŝtate ekzamenita instruisto, «simpla» laboristo. Al knabino instruisto ekz. estis dirinta: «Se s-o P. komprenus ion, li certe ne akceptus vin malsaĝulinon.» Tial ni perdis kelkajn gelernantojn, kelkaj forlasis la popollernejon, lernas metion k ne plu povas sekvi la kurson, aliaj perdis la intereson k emon (kio ja ne nur okazas ĉe geknaboj). Tiel iom post iom la aro malgrandiĝis. Montrante praktikaĵojn mi nun provas daŭre interesi la infanojn, por ke ili restu.

Mi aplikis la rektan metodon k progresas ĝis nun sufiĉe bone per ĝi. Malrapide, sed konstante k profunde ili antaŭenmarŝis en la lingvoscio; ni komencis ĉe la proksimaj objektoj, ekz. la ĉambro k ties enhavo k per bildoj (domo, magazeno ktp.). Por pli intimiĝi kun la infanoj, mi ekskursis kun ili kelkfoje en la «Saksan Svision», nian belegan montaron k kelkfoje iris en la arbaron dum la leciono.

Krome ni komencis internacian korespondadon. Ni ricevis laŭ anonco en «S-ulo» el Sovetio k Aŭstralio kartojn k leterojn de tieaj infanoj, tiom multe, ke ne estis eble akcepti ĉiujn proponojn; poste ni interrilatis ankoraŭ kun kelkaj korespondemaj geknaboj el Amsterdamo. Precipan intereson trovis la unua letero el Aŭstralio, k multajn demandojn devis skribi la knabo, kiu estis komisiita respondi. Tiel la lingva scio pligrandiĝis, k kelkaj infanoj jam bone interparolas esp-e. Ili ricevas tute alian koncepton pri ĉiuj aferoj k certe fariĝos sennaciemaj k liberemaj homoj.

Malfacila por mi nature estas la instruado al infanoj, ĉar mi estas amiko ne nur de l’ ekonomia, sed precipe de l’ persona libero, sekve kontraŭulo de ĉia subpremado k subordigo, k mi kompreneble ankaŭ ne volas subpremi infanojn. Ĉu eble ne estas subpremo, se mi devas devigi ilin daŭre silenti, ne interbabili pri aferoj verŝajne pli urĝaj por ili momente, sidi trankvilaj, ne interbatiĝi (kio ĉe buboj ne estas evitebla)? Sed mi nun estas sufiĉe kontenta pri la interrilatoj kun ili k provas kiel eble plej libere, sensubpreme instrui ilin. Nun funkcias unu grupo el 15 viglaj geknaboj en aĝo de 11—14 jaroj (vd. bildon!), kiuj certe restos fidelaj al nia movado.

[BILDO p.6 | 34,35,65,53] Foto de grupo de ĉirkaŭ dek kvin geknaboj, sidantaj kaj starantaj en kelkaj vicoj; antaŭ ili ili tenas standardon kun stelo kaj la surskribo «Laboristaj Esperantistoj».

Montrinte tiun ekzemplon, mi menciu demandon ĉi-rilatan. Ĉu estas pli bone enkonduki esp-on en popollernejoj (kiuj nur havas intereson eduki la infanojn kiel bonajn, obeemajn ŝtatanojn) aŭ mem aranĝi kursojn? Mi ĉiam pledis por «esp-o en la lernejojn», sed mi nun spertis, ke estas preferinde por nia movado mem instrui niajn infanojn k mem eduki ilin en vere libera maniero, for de la laŭŝablona edukado en ŝtatlernejoj. Kompreneble tiaj kursoj postulas grandan streĉon, multan tempon k ankaŭ amon al infanoj, sed ĉio estas bone rekompencata per pli realaj sukcesoj ol en ŝtatlernejoj. Ge-SAT-anoj, ne timu la penojn, agu tiel inter la infanoj k raportu al «S-ulo»! Nia devizo estu ne plu «esp-on en la popollernejojn», sed ĝenerale «esp-on al la laborista infanaro!»

SAT-ano 6707, Sebnitz, Germ.

KOMUNIKO DE LA DIREKCIO

En la n-o 318 de «S-ulo» ni jam sciigis, ke sekve de plendo de la Ĝenerala Sekretario de CK de SEU Drezen, kontraŭ la Direkcio pro ĝia artikolo aperinta en la n-o 310 de «S-ulo», ni metis je la dispono de l’ Kontrol-Komitato la necesan dokumentaron por ke tiu Instanco povu juĝi, ĉu niaj diroj havis aŭ ne fundamenton. Hodiaŭ ni publikigas la decidon de la Kontrol-Komitato, ne aldonante ian ajn komenton.

Post lego de la letero de K-do Drezen¹ k ekzameno de la dokumentaro metita je sia dispono, la K. K. decidas:

per 2 voĉoj proponi la eksigon de K-do Drezen,

k per 3 voĉoj prezenti tiun eksigproponon antaŭ la venonta regula kongreso.

Kutime, okaze de eksigo, estas montrita la motivigo. Pro prihonora promeso ne liveri la nomojn de la akuzantoj², la K. K. ne povas prezenti motivigon detalan. Pro tio, ĝi ne povas unuanime proponi la eksigon de K-do Drezen, sed ĝi konsentas unuanime, ke ĝi estu prezentota antaŭ la venonta kongreso. Ni tamen devas akcenti, ke la hodiaŭa decido estas nur farita post la ekzameno de morala konduto de la interesito. Sed la K. K. nuntempe ekzamenas la konduton ĝeneralan de K-do Drezen (k de aliaj K-doj) rilate al la interesoj de SAT k kiu ricevos solvon per kolektiva decido pri ili.

La Kontrol-Komitato L. Bergiers, H. Jeaneret, M. Van Aelst.

POR KOMPRENI LA INSIDON KONTRAŬ SAT

Kelkaj K-doj skribe diris: «Ni ne aprobas la militdeklaron de la C. K. de S.E.U. kontraŭ la sennaciismo, sed por konservi la unuecon de SAT ni pretas ne defendi tiun ismon.» Tre laŭdinde! Sed eble tiuj K-doj ne scias, ke jam en la jaro 1923, la sama C.K. de S.E.U. faris similan militdeklaron. Eble la ĉi subaj citoj el la tiutempe eldonitaj presaĵoj de C.K. de S.E.U. helpos la SAT-anojn, kiuj vere deziras kompreni ĝuste la situacion en nia movado, ekkapti la veran signifon de opozicia agitado:

¹ Sen-data. ² Ĉar ili devenas el Sovetio k pro tio ke la skribintoj mem petis tion.

— pàgina 7 —

SENNACIULO 79

«…SEU kondamnas ekskluzive per-esperantan karakteron de la agado de SAT, kiel falsan k kreantan miskomprenojn k komplikojn inter ĝia membraro. …SEU ankaŭ kondamnas idealismajn principojn, kiuj estas ligataj kun la ideo de sennaciismo. …Idealisma flanko de SAT forpuŝas de si ĉiujn komunistojn-marksanojn, kiuj ne povas ne vidi ĝian naivecon.»

«Ankaŭ alia flanko de SAT-organizo kontraŭ-avertas la komunistojn: ĝia politika malprecizeco. Tio jam antaŭkondamnas ĝin al la disfalo aŭ plua reformiĝo. La kriterio pri klaskonscio de revolucianoj ne estas sufiĉa, ĉar en la praktiko anarĥistoj, social-demokratoj, estas pli danĝeraj malamikoj por la revolucia movado, ol la malkaŝa burĝaro… SEU alvokas ĉiulandajn komunistojn – esperantistojn subteni SAT, ĝi estos kreita pli taŭga por la komunistoj organiz-formo de internacia agado, samtempe senmaskante¹ idealismajn falsideojn de SAT k trudante al ĝi pli da vera praktikeco, pli da komunista influo.»

«…Kompare kun SEU, gvidata de la komunistaro, SAT prezentas politike-neŭtralan organizaĵon, kies politike-ideologia neŭtralismo estas same kondamninda de la komunista vidpunkto, kiel estas kondamnata de SAT mem la apolitika neŭtralismo de esperantaj organizaĵoj…»

Kaj kiel konkludo al la ĉi-supraj, kiel diri? — principoj eldiritaj de la C.K. de S.E.U. en la koncerna dokumento kun la dato marto 1923, en alia dokumento, publikigita monaton poste je la nomo de Komunista Frakcio de C.K. de S.E.U., estas dirite, post kiam oni konstatis «ĝian (t. e. de SAT — Red.) nebulan idealisman konceptaron, fakte fortirantan la aktivajn revoluciajn fortojn en la mistikan, reale tute ne fundamentitan, sennaciismon»:

«Ni proponas:

«1. Dum la proksima kongreso de SAT — proklami aliĝon de SAT al Komintern, k peti la E.K. de K.I. pri laŭkonforma akcepto; sendi samtempe al E.K. de K.I. raporton pri la disvastiĝo de SAT, pri ĝiaj celoj, metodoj de la laboro, nombro de membroj ktp….»

Kiuj havas okulojn por vidi, orelojn por aŭdi k komprenkapablan cerbon, tiuj povas facile imagi pri kio temas en la tuta agitado de la opoziciularo. Nenio principe ŝanĝiĝis depost 7 jaroj. En tiu tempo, antaŭ la Kasela Kongreso, SAT jam estis ne ortodoksa organizo, kiun ĉiamaj ortodoksuloj volis konduki laŭ la nure ĝusta linio, — kiu nepre trapasi devas la sidejon de C.K. de S.E.U. en Moskvo!…

Same kiel fiaskis la entrepreno en 1923, same ankaŭ ĝi fiaskos en 1930. SAT restos tia, kia ĝi ĉiam estis: senpartieca, senortodoksa organizo larĝe malfermata al ĉiuj prolet-esperantistoj, dezirantaj utiligi praktike esperanton por siaj klasaj celoj, kiel estas dirite en la statuto ekde la fondiĝo de nia Asocio.

¹ Ni ne korektis la lingvaĵon el tiu dokumento. — Red.

* * *

«Oni informas: en frakcikunveno el komunistpartianoj k simpatiantoj, okazinta je 2. novembro en Berlino, k je kiu partoprenis Gek-doj Murawkin, Batta, G. Richter, M. Goltze, Dubiella, Kissler, Steinkühler, Alice Ottow k kelkaj aliaj, post akcepto de la decidoj de l’ Moskva konferenco K-do Dubiella postulis tujan fondon de nova organizo, ĉar la konsekvenco de la nova gazeto ja tamen devas esti la skismo. Murawkin kontraŭis, ĉar ĝis nun la skismo-situacio ne estas matura.»

¹ Por tiuj, kiuj ne estas ĝuste informitaj pri ĉiuj postkulisaj aranĝoj, ni klarigu, ke Murawkin estas tiu, kiu ricevas la instrukciojn el Moskvo…

Nova abomenaĵo

«Estas menciinde, ke CK de SEU komencas eldoni novan gazeton «Internaciisto», kiel organon de l’ opozicia parto de SAT-anoj. Se sovetiano sendinta monon al SAT per CK de SEU, sciiĝinte, ke la mono ne trafis SAT-on, postulas de SEU la monredonon, CK de SEU rekomendas aboni al «Internaciisto» k prokrastas resendi la monon.

«Ĉu ĉi tiu batalo kontraŭ SAT estas honesta, — juĝu SAT-anoj mem. Al singardemaj sovetianoj estas utile silenti.

SAT-ano el Ukrainio.»

LEGINTE LA KONGRESPROTOKOLON

Kiel okazas ĉiujare, mi ĝis antaŭ unu semajno senpacience atendis la anoncitan broŝuron enhavanta la protokolon de la X-a Kongreso de SAT (ĉar mi bedaŭrinde ne ĉeestis ĝin).

Estis por mi antaŭĝojo la penso, ke baldaŭ mi legos pri la — kredeble gravaj k fruktodonaj — laboroj de la Ge-SAT-anoj… Ho ne!… Mi ĵus legis tiun protokolon. Sed foriĝis mia ĝojo. La legado pri tio okazinta dum la 6 kongresaj kunsidoj estis por mi neklarigebla naŭzaĵo. Ĉu estas ja eble imagi, ke el la 6 kunsidoj de la Kongreso, la en Londono kunveninta Ge-SAT-anaro uzis 5 kunsidojn k duonon por diskutadi (mi preskaŭ skribis «diskutaĉi») ĉu pri personaj aferoj, ĉu pri similaj bagateloj?

Se ni ne atentos pri nia konduto dum nia ĉiujara kunveno, baldaŭ SAT-kongreso similos burĝan parlamentkunsidon, kies partoprenantoj ĉefe celas intrigi unuj kontraŭ la aliajn. La estontaj gekongresontoj bone pripensu tion, ke el diskutado — pli malpli akra — pri personaj aŭ pri bagatelaj aferoj nek SAT nek esp-o profitas. Ne ŝajnas al mi tre saĝe uzi tiom da tempo por diskuti pri raportoj, kiuj laŭstatute aperas en «S-ulo» antaŭ la Kongreso¹. Oni aprobu aŭ malaprobu ilin. Poste oni pritraktu plej taŭgajn rimedojn por prosperigi SAT-on k esp-on.

Jam antaŭ 10 jaroj SAT fondiĝis k malgraŭ ĉiaj klopodoj ni ĝis nun ne sukcesis devigi la gvidantojn de proletaj movadoj — ĉu ekonomiaj ĉu politikaj — ke ili atentu la por la proletaro tiel gravan ilon — esp-o, k ni pasigas la kongrestempon interdisputante!…

Ĉiu el ni en sia lando plej laŭte krias al la proletoj, ke ili nepre unuiĝu tutmonde k dum niaj kongresoj ni ne povas mem unuiĝu! Gek-doj, ni pripensu, ni pripensadu tion.

SAT-anino 1380.

¹ Ne tute ĝuste: ili aperas nur tre resumite. — Red.

FOR LA PARAZITEMO!

Sub tiu titolo en la n-o 318 de «S-ulo» K-do «Ekspluatito» plendas pri vizitantoj, kiuj devigis lin elspezi monon por la gastigo. Kiel rimedon por tion eviti, li prezentas la decidon de kelkaj K-doj, kiuj intencas forigi siajn nomojn el la Jarlibro. Tio malutilus la celon de SAT, ĉar se la ekzemplo estus imitata, nia Asocio malaperus aŭ almenaŭ malfortikiĝus.

La mondvagantojn ni devas malakcepti, sed pro tio ke la SAT-anoj devas koni unu la alian, almenaŭ nome, ni ne devas resti kaŝitaj. Indaj K-doj vizitis min, sed neniun mi gastigis, ĉar mono mankas preskaŭ ĉiam en mia poŝo. Tre volonte mi akompanis ilin tra la urbo por agrabligi ilian restadon k, ke ili foriris kontentaj, pruvas la leteroj de mi ricevitaj post ilia hejmenreveno. Al la vagantoj mi lasis la bezonatajn minutojn por ripozi k ion manĝi. Poste mi akompanis ilin en gastejon finante en tiu ĉi punkto mian apogon. Iafoje mi pagis la noktrestadon, sed ne ĉiam.

Ni devas helpi tiun, kiu bezonas helpon, sed forpeli tiun, kiu intencas nin ekspluati. Atentu mian konsilon k restigu vian ŝatindan nomon en la Jarlibro.

E. A.

[REKLAMO p.7] Oni parolas tro multe pri aferoj, kiujn oni ne funde studis! Jen aperis la Protokolaro de la X.SAT-Kongreso en Londono (3.–7. aŭgusto 1930), kiu sur 84 denstekstaj paĝoj (Form. 15×22) havigas al vi tre klaran bildon pri la nuna situacio en SAT. Ĉu vi jam legis ĝin? Specialprezo: 0,50 mk. g. (sen plia membro-rabato!) Administrejo de SAT, Leipzig O 27. Sidejo de SAT, 23 rue Boyer, Paris XX.

— pàgina 8 —

80 SENNACIULO

Radio — Belgio

RESEF — soc. franclingva radio-disaŭdigo kun esperanta traduko okazas ĉiuĵaŭde je 20.45 h. (laŭ Grinviĉ[?]) per Radio-Belgique (ondlongo: 509 m, potenco: 4 kv.). Aŭskultantoj bonvolu nepre skribi (evtl. laŭdi pro uzo de esp-o) al RESEF, Maison du Peuple, 17, r. Jos. Stevens, Bruxelles, Belgio. (Ne forgesu citi «S-ulo»n!).

ESPERANTO K ITF

Je 19. oktobro vizitis 22 svisaj fervojistoj la sekretariejon de l’ Internacia Transportlaborista Federacio en Amsterdamo. La iniciativo por tiu vizito devenis de la esperantistoj, k fakte la ekskurso havis realan valoron de poresp-a propagando. Malgraŭ plej bona volo de l’ Amsterdamanoj nur tiuj, kiuj scipovis esp-on, povis flue interkompreniĝi. Ĉe la akcepto en la sekretariejo K-do Nathans, sekretario de ITF, salutparolis en esp-o, same ĉe la vizito al la ejoj la klarigoj okazis en esp-o (k germana lingvo).

ĈE LA NEŬTRALULOJ

Esperanto estas enkondukita en la metiaj perfektig-lernejoj de Linz (Aŭstrio). Okazas 8 kursoj kun pli ol 350 gelernantoj. La kursoj daŭros kvin monatojn (ĉiusemajne unu leciono). Laŭ tiu iniciato verŝajne ankaŭ similaj lernejoj en aliaj aŭstriaj urboj sekvos la ekzemplon en Linz.

*

Samtempe kun 11 alilingvaj tradukoj aperos la aktuala libro pri la Andre (Andrée)-ekspedicio «Per balono al la Poluso» en esperanto.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Gracia, de Kosecu Fujisaŭa. Historia dramo, esperantigita de M. Hata k T. Murakami. 22 pĝ.; form. 13×18. Japana Esperanto-Instituto, Ŝin Ogaŭamaĉi III-15, Uŝigome, Tokio. Prezo: 0,70 sv. fk.

Dramo eltirita el la malnova historio de japanujo; ĝi okazis en Oosaka je la 17-a de julio 1600. Gracia estas la heroa edzino de la Daimio Tadaoki k, laŭ la moro de l’ epoko, ŝi preferas la memmortigon al la malhonoro fariĝi garantiulino de Gibuŝoo, la malamiko de ŝia edzo.

Presiĝo bona; stilo korekta, k la vigla dialogo, malgraŭ kelkaj japanaĵoj, legiĝas facile.

H. B.

Roseroj. Dua poemaro de Adalberto Smit. Eld. N. V. Joh. Ykema’s Uitg. mij, La Hago, Nederl. 64 pĝ.; form. 11×15. Prezo: 0,75 guld.

Ĉu estas eble trovi legantaron por tiuj vere ne tre profundaj nek spritaj versaĵoj kunigitaj en tiu ĉi volumeto? Cetere, estas «bravaj» versoj, laŭ rimo k ritmo ne riproĉeblaj! Mi ne dubas, ke estis korbezono al Smit fari siajn rimojn, sed ĉu li sukcesos agordi la koron de leganto laŭe? — mi dubas. Bela preso, korekta lingvo. Nur la neologismo «dunkl(a)» (p. 57), evidente uzata anstataŭ «malhela, malluma», ŝokis min.

N. B.

Amatora Iluziisto. Facilaj iluzioj fareblaj sen speciala aparato, priskribitaj en esp. stenografio Duployé-Flageul de Magi Emulo. 16 pĝ. Form. 10×16. Prezo: fr. 1,50 (1 resp. kupono). Eld. de Esp. Stenografio: 9, Bould. Voltaire, Issy-les-Moulineaux, Seine, Francio.

Biblioteko Nova Kulturo, La Amo de P. Danov. Burgas (Bulg., str. Car Iv. Ŝiŝman, 19). 26 pĝ.; form. 12×19. Prezo: 0,50 sv. fk. Perioda eldonaĵo de la sekto «Universala Blanka Frataro».

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»:

Literary Guide, London, nov., Sanktulo eksigita (311); The Rhyl Journal, 8. 11., Sanktulo eksigita (311), resume; Travail, Lyon, 15. 11., Konsumkoop. movado en USSR (318); Dachdecker-Ztg., Frankfurt, 16. 11., La homo k la maŝino; Le Travailleur Alpin, Grenoble, 15. 11., El Stalingrada letero (318); Arbeiterstimme, Dresden, 10. 11., Bandita agado en Usono (317), 30. 9., Sanktulo eksigita (311); De Vrije Socialist, Zandvort, 24. 9., La Lumo de Azio (310), El Aŭstralio, 5. 11., El Ukrainia esp. movado.

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Solidarität, Brooklyn, okt.; Signalen, Stokh., 6. 11., 13. 11.; Die Neue Welt, Strasburgo, 5. 11.; La Ligue, Lyon, n-o 2; Keramischer Bund, Berlin, 1. 11. (sama artik. aperis en 6 germ. sindik. gazetoj); Le Prolétaire, Liège, 4. 10., 18. 10.; Le Peuple, Bruselo, 16. 11.

KORESPONDADO

BELGIO K-do E. Weydisch, Rue Jourdan, 201, St. Gilles-Bruxelles, kun Gek-doj ĉl, pri vivo k laborkondiĉoj en ŝufarejoj.

FRANCIO K-do C. Severius, Touwstraat, 22/I, Antwerpen, interŝ. PM per 100 aŭ 500 pecoj.

GERMANIO K-do Herb. Damaschke, Karlsruher Str. 19, Dresden-A. 40, kĉl, L, PK, PM, ktp.

HUNGARIO — 20 Gek-doj koresp. pri ĉ. temoj kĉl, Adr.: Esperantistoj, Kossuth-Lajos — u. 11, Kispest. K-do Georgo Lipeti, Báthory — u. 22, Ujpest, kĉl, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

JAPANIO K-do Akio Kojama, Kaŭaramaĉi, Hirokoojisagaru, Kioto, kĉl, PI, fotoj, afiŝoj k. a. ekspoziciaĵoj, nur pri prol. esp. k lab. movadoj.

NEDERLANDO K-do W. L. Morsink, Memlingstr. 9, Amsterdam, Z., kĉl, PM.

SOVETIO K-dino Halino Melnik, Novosvetskaja 3, Kazatin, Ukrainio, kĉl, per belaj PI. Nepre k ĉiam resp. — Viglan korespondadon garantias 150 gestudentoj pri ĉ. t. kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.

HELPU! Multaj Gek-doj (proks. 50) bezonas vian helpon por perfektigi sin en la uzado de esp-o. Gek-doj ĉiulandaj, skribu pri viaj vivkondiĉoj, bataloj politikaj ktp. Sendu L, PI, fotojn k. s. Senpacience ili jam atendas viajn koresp-aĵojn. Resp. garantiata. Skribu al peranto: K-do R. Cerper, Reichsplatz 4/II r., Meissen/Sa. (Germanio).

Atentu, Sudfrancianoj!

Kiu K-d(in)o povas havigi senkostan ĉambreton al, pro resaniĝo, vojaĝonta K-do? Informojn oni bonvolu sendi al Franz Flachberger, Kreutern 29, Bad Ischl (Aŭstrio).

SAT-ano 16 372.

LETERVESPERO

Anglaj lernantoj deziras ricevi PK, PI ktp., por aranĝi sukcesigan letervesperon. Oni sin turnu: K-do H. Tingey, Grup-sekr., Bethnal Green Men’s Institute, Bethnal Green Road, LONDON, E. 2 (Anglio).

Por regula priservado al mezaziaj presrevuoj mi petas „labinkor-oj»n de la tuta mondo liveri al mi materialojn interŝanĝe kontraŭ primezaziaj korespondaĵoj. Ne forgesu ankaŭ pri salutleteroj, fotoj, propagandaj afiŝoj ktp. Dm. Albanov, Taŝkent, poŝtkesto 100, Turkestano (USSR).

K-do Vojtěch Vyskočil, Praha-Čakovice 419, deziras korespondadon kun spertuloj en aviado, fotografio, meteorologio. Resp. garantiata.

FINNLANDO K-do Onni Teräs, Helsinki, Sirkusk. 3 B 27, volas korespondi pri sporto, junsoc. parti-temoj ktp. prefere kun anoj el Belgio, Francio k Anglio per angla, franca k esp-o. Prefere kun gejunuloj.

Kamaradoj en la tuta mondo atentu!

La membroj de LEA-grupo München, Bav., Germanio, deziras korespondadi kun ĉiuj landoj pri ĉiaj temoj. Gek-doj, kiuj emas serioze korespondadi, estas petataj. Nepra respondo estas garantiita. Adresu ĉion: Al K-do Ludwig Schlamp, Lindwurmstr. 147, Rückgebäude I, München, Germanio.

NIA POŜTO

9877. — Artikoloj kun la titolo: «Se mi estus riĉulo» ne plu aperos. Sed ni ne komprenas, kial vi tiom povas ekscitiĝi pro kelkaj ironiaj frazoj.

16 743. — Tiurilataj broŝuroj estas elĉerpitaj laŭ niaj informoj. Germanlingvan broŝ. pri ido povus havigi al vi GLEA, Berlin.

15 043. — La desegno ne estis farita speciale por «S-ulo», sed reproduktita laŭ «El Sol» (Madrid). Ni akceptos ĉiam kunlaboraĵojn, se aktualaj k interesaj por tutmonda legantaro.

5323. — Ni publikigos vian artikolon, kun iomaj mallongigoj.

Red.

ENHAVO

paĝo
Pri la brazilia revolucio 73—74
El Islando 74—75
Pri la «balotoj» en Polio 75
Post la parlamentbalotoj en Aŭstrio 75
La klasbatalo tra la mondo 76
Memoro je la 15-a de julio en Vieno 76—77
Socialismaj urboj k problemoj de l’ nova familio 77
Tra Esperantio 78—80
Korespondado 80

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

Núm. 323, 11 de desembre de 1930

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

7-a JARO, N-o 323 — LEIPZIG, 11./12.1930

[BILDO p.1 | 30,5,69,14] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. antaŭ terglobo kun meridianoj kaj kontinentoj.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

CENTJARA SOLENO DE KULTURA HONTAĴO

La francoj preparas sin por soleni en marto de venonta jaro la centjarfeston de la fremdula legio. Pro tiu okazo estas inaŭgurota ankaŭ monumento. Tre saĝe la kultura mondo vualos sian kapon ĉe tiu soleno. Ĉar la ekzisto de fremdula legio povas nur esti sentata kiel kultura malhonorego k la solenado pri centjara estado de tiu ĉi institucio sole kiel malglorego.

La Nacikongreso en 1792 vivigis la unuan francan fremdulan legion. Kontraŭe je la nuna, kiu allasas ankaŭ francojn, ĝi konsistis senescepte el eksterlandanoj. Napoleono havis ja en sia armeo ok tiajn fremdul-regimentojn. La lasta el tiuj regimentoj estas likvidita en jaro 1831 k transformita je legio el fremduloj. Tia fariĝis daŭra institucio de la franca koloni-armeo. La fremdula legio trovas sian aplikiĝon en afrikaj kolonioj, kie ĝi estas uzata por la subpremo al indiĝenaj gentoj tumultemaj. Ekde 1920 ankaŭ Hispanio konas propran fremdulan legion. Ambaŭ armeoj ofte manovras kune. Konata ja estas la longjara batalo en Maroko k Alĝerio, ĉe kiu la francaj k hispanaj legianoj en sama falango strategiis kontraŭ la ribelestro Abdelkrim.

La franca fremdula legio povis persisti tra cent jaroj nur pro tio, ke ĝi estiĝis lasta rifuĝejo por la ŝaŭmaĉo de l’ homaro. Ĉiam ree troviĝis riskemuloj; junuloj bankrotintaj en la vivo aŭ kun romantikaj ekdeziroj, kiuj lasis allogi sin per la famo pri legio el fremduloj, kvazaŭ tineoj per la kandela lumo. Sed ĉiam terura por ili estis la elreviĝo. La fremdula legio neniel estas ejo por aventuraĵoj; ĝi ankaŭ ne taŭgas kiel loko por romantikaj travivaĵoj. Ĝi estas kolektejo por mizeruloj malesperantaj, interne rompiĝintaj k el la homara socio forpuŝitaj; homoj, kiuj tiras malsupren ĉiun, kiu rifuĝas en ilian societon. Kaj kiu jam troviĝis en tiu ĉi societo, tiu malfacilege ree forkuros el ĝi. Sed se iu sukcesas, li estas kadukulo jam . . . Multajn ekslegianojn mi ekkonis en Sudfrancio, nun civiliziĝintajn — hom-

[BILDO p.1 | 31,46,65,65] Desegnaĵo: dezerta pejzaĝo sub fumplena ĉielo; maldekstre lignaj palisoj, meze bestoj (hienoj), antaŭe dekstre amaso da homaj kranioj kaj ostoj.

ruinoj, korpe k spirite pereigitaj! Kruela k barbara estas ofte jam la traktado nehominda fare de superuloj. Tro penigaj la lacegigaj marŝadoj en arda polvo k soifego. Marasmiga k kadukiga la eterna batalo kontraŭ obstinaj rotoj el araboj k beduenoj. Multaj certe terenfalis pro trostreĉo de fortoj; mortaĉis en tiu legio, estis formanĝitaj de hienoj k perknopteroj¹. Mizeruloj, super kies ostoj blovas la brulsablo en ŝtormo de dezerto. Malebla estas forkuro! Malofte sukcesas forkurprovo, k ofte restas memmortigo la sola vojo el tiu ĉi infero de Afriko.

Internacie miksita mizerejo estas la franca fremdula legio. Proksimume 20 diversaj nacioj estas reprezentitaj. Laŭ oficialaj konstatoj plej granda parto el la legianoj estas germanoj, preskaŭ la duono (inkluzive aŭstroj k elzasanoj). Kompreneble, Germanio kiel najbara lando, estis jam antaŭmilite fruktodona teritorio por sekretagentoj, varbantaj bravajn soldatojn. Sed precipe dum la okupado la francoj povis facilege praktiki tiun rekrutadon. Kiom da junaj germanoj malkapablis spiti al propra fatalo pro soldata aventuremo! Post la germanoj estas la vico de l’ rusoj, kiuj ofte pro pura malespero je vivo transiris en legion el dispelitaj korpusoj. Ankaŭ svisoj k belgoj estas multnombraj; malpli ofte francoj mem, kiuj pleje serĉas rifuĝon en la fremdula legio, pretekstante ajnan fremdan nacianecon. Sporade oni trovas hispanojn, italojn aŭ polojn. Legianoj el Balkanlandoj — granda kvanto — estas timataj pro sia bruteco. Holandanoj, skandinavoj, angloj k usonanoj estas esceptoj en la franca legio.

La forlaso de l’ legio estas tiel malfacila, kiel facila estas la eniro. Legitimiloj ĉe l’ eniro ne estas postulataj; indikojn pri aĝo oni ne kontrolas; falsajn nomojn oni akceptas kiel memkompreneblaĵon. Ĝenajn demandojn oni ne faras al rekrutitoj. Post akcepto ŝipo transportas ilin de Marsejo transmaren, k la rekrutaro atingas la tendaron Sidi-bel-abbes, proksime de Orano (Alĝerio). Tie la juna soldato estas ekkaptata de maŝino, kiu aŭ disrompas lian vivon aŭ faras sklavon el li. Kiel punulo kun kaphararo mallonge tondita, la mizerulo travivas maldolĉan tempon dum la militista edukado daŭranta kvaronjaron. Tiam li aniĝas al la legio.

Intertempe li spertis du aferojn: unue, ke meze de elkraĉaĵo de l’ homaro li devas kutimiĝi al plej malaltaj moralkonceptoj k devas kontentiĝi pri plej malaltaj vivkondiĉoj; due, ke la legiano estas ekzilito, kiun oni ĉie renkontas nur kun malestimo.

¹ Speco de vulturoj.

— pàgina 2 —

82 — SENNACIULO

En tiu tempo estas skribataj leteroj malesperaj al gefamilianoj k al hejma konsulo. Tamen neniu kapablas helpi. La legio ne forliberigas el siaj ungegoj, antaŭ ol forpasis la plena tempo de servo-kontrakto, provizore 5-jara. (De antaŭ nelonge ja povas efektiviĝi la maldungo pri militservo por uloj ankoraŭ ne 18-jaraĝaj, post petpostulo de kuratoro!)

Sidi-bel-abbes, kiu entenas la bivakojn k barakojn de l’ franca fremdula legio, estas ekfloranta kolonia urbo kun vigla societa vivo. Tie kalejdoskopas gaja agado, se dimanĉon la legia orkestro muzikas sur la placo. Nur la fremdlegiano estas ekstere de la vivo. Kvazaŭ kaŝite li devas rigardi, kiel pri vivo aliaj rajtas ĝoji. Por li restas nur la drinkejo; tien portante la malgrandan salajron, li elspezas ĝin por alkoholaĵoj; sed nur tie li ja estas taksata ankoraŭ plenvalore. Kaj restas plie al li ankoraŭ — la bordelo. Alia interkomunikilo por li ne ekzistas, ĉar li ja portas la brulstampon de l’ pariao.

Dum varmegaj noktoj, en kiuj neniu povas trovi dormon, atakas la legianon nostalgio. La sonoj de iu slava aŭ norda kanto tremas tra la nokto. Estas ajna popolkanto el infantempo. Rememoroj vekiĝas. En la sonojn miksiĝas la ĥoro de l’aliaj. Tiam forsonas la kantado. Jen subite — akra pafo tratranĉas la mallumon. La melankolio frakasis iun. Li estis kaŝe preninta fusilon k helpe de ŝtelita kartoĉo ĉesiginta sian vivon. La deĵoranta suboficiro informiĝas k finas la kazon per la vortoj «Refoje la cafard!«

«Cafard» estas tiu melankolio, kiu foje perfortas preskaŭ ĉiun legianon en la seka klimato k en ĉiam danĝera vivaĉo sub la senkompata sunbrilado. Unu estas pelata al memmortigo, alia al drinkado k maldisciplinaĵoj. Oni konas cafard en la legio k tial ne estas tro punata pro drinkado aŭ nedaŭra dizerto. Du aŭ tri legianoj malaperas je kelkaj tagoj, dum kiuj ili ĝuas neligitan vivon. Se ili revenas libervole, la delikto per unusemajna karcero jam estas elpagita. Ĉar en tiu infero nur la apatiiĝinto toleras sen cafard!

Ĉiu ĉi homsuferego pro vanta honoro al granda nacio! Tamen la monumento pri centjara ekzisto de franca fremdula legio estos plej solene inaŭgurata k — la kulturhontaĵo pludaŭros. Sed oni ne rajtas forgesi ĉe malkovro de tiu monumento pri tiom da homa tragiko, pri tiom da viktimoj de fia sociordo, ĉagrenoj k formortaĉo de l’ fremdul-legiano k pri la cafard . . .

Ajo (15 455).

[REKLAMO p.2] Se vi volas legi bonan proletendencan literaturon en esperanto, abonu al LA NOVA EPOKO monata organo de SAT! Unuopa kajero 0,35 mk. g.

EL FRANCIO

Por la restarigo de l’ sindikatara unueco en Francio

Unuafoje depost la disiĝo de l’ sindikataro en Francio per la postmilita evoluo de l’ laborista movado estas farita energia k publika paŝo por krei la fundamenton por restarigo de l’ sindikatara unueco. Antaŭ kelkaj semajnoj Ziromski k Dunŭa (Dunois) entreprenis provon en tiu direkto per la socialista ĉiutaga gazeto «Le Populaire», sed trafis riproĉojn de la gvidantoj de l’ reformema sindikat-unuiĝo k devis ĉesi priparoli la aferon en la nomita gazeto. Tiam okazis, je 9. novembro, en Parizo kunveno el influhavaj membroj de tri sindikataj unuiĝoj, nome la Konfederacio Ĝenerala de Laboro (C.G.T.-reformema), reprezentita de Monat (Monatte), Dumulen (Dumoulin) k 5 aliaj K-doj, la Unuigita Konfederacio Ĝenerala de Laboro (C.G.T.U. — komunista), reprezentita de Ŝambelan (Chambelland), Rambo (Rambaud), Engler, Devo (Deveaux) k 4 aliaj K-doj, k la Aŭtonomaj Sindikatoj, reprezentitaj de 7 K-doj¹. Ĉi tiuj interkonsentis en tiu kunveno pri komuna manifesto, kiu estis publikigata en «Le Cri du Peuple», semajna organo por sendependeco de l’ sindikatismo. Jen la ĉefaj alineoj el tiu manifesto:

«Ili (t. e. la kunvenintaj sindikatanoj — Trad.) konsideris, ke la koncentrigo pli k pli intensa de l’ kapitalismo, ke la forto pli k pli granda de l’ mastra organizo k la disvolvo de ĝiaj rezist- k subprem-rimedoj igas ĉiutage pli malfacila la agon por plibonigi la ekzist-kondiĉojn de l’ laboristoj.

«Ili konsideris aliparte, ke la disvolviĝo de l’ militisma politiko de la registaroj, la armad-konkuro, la etendiĝo de l’ faŝismo en multnombraj eŭropaj landoj, metas la proletaron antaŭ la duoblan danĝeron de l’ milito k de l’ diktaturo.

«Ili ekkonis, ke la stato de l’ malkoncentriĝo k dispecetiĝo de l’ organizoj de la laborista klaso permesas al la kapitalismo, militismo k faŝismo ĉiujn aŭdacojn, ĉiujn ŝtatrenversojn, ĉiujn atakojn al la vivo de l’ proletaro.

«Ili interkonsentis, ke post dek jaroj da fratmortiga duelo necesas fari klopodon por fini la dividitecon de l’ sindikataj fortoj.

«Ili akordiĝis por disvastigi la ideon pri la restarigo de l’ sindikatara unueco en unu Centro sindikatara unueca, sur la bazoj de l’ Ĉarto de Amien (Amiens). La realigo de tiu ĉi ideo kompreniĝas, laŭ ilia opinio, nur en la praktiko de l’ klasbatalo k en la sendependeco de l’ sindikata movado, ekster ĉia enmiksiĝo de l’ politikaj partioj, frakcioj k sektoj, kiel ankaŭ de l’ registaroj . . .»

La manifesto komencis jam elvoki grandan diskutadon. Tiel la reformemaj, kiel la komunistaj sindikat-unuiĝaj gvidantoj esprimis sian malaprobon al la projekto.

¹ Ne partoprenis en tiu kunveno la Revolucia Konfederacio ĝenerala de Laboro (C. G. T. R. — anarko-sindikatista), kiu cetere estas tre malforta.

Ni dronas en manuskriptoj! Kiel ni povas konigi ĉion presindan al la legantaro, se «S-ulo» restas nur 8-paĝa? Varbu, K-doj, varbadu, por ke ni baldaŭ povu ree aperigi 12-paĝajn numerojn!

Katolika pastro — ateista verkisto

Nova skandalo trafis la katolikan eklezion. La 71-jara pastro Turmel en Ren (Rennes), Francio, estas ekskomunikita de la papo en plej rigora formo: li fariĝis «eksterleĝulo» por la eklezio, al kiu estas malpermesite ĉeesti diservon, eĉ havi iujn interrilatojn kun fidelaj katolikoj, komune manĝi, loĝi kun ili ktp. (Esceptitaj estas nur la parencoj k geservistoj.) Tiu puno estas aplikita nur al 5 aŭ 6 vivantaj personoj.

Kial tia rigoro? Ĉar Turmel ludis tre lerte duoblan rolon. Dum preskaŭ duona jarcento li servis unuflanke ŝajne fidele al la katolikismo kiel pastro, ne montrante signojn pri herezo; li faris mesojn, preparis al komunio infanojn ktp. Sed aliparte — flanke de tiuj servoj, li verkis multnombrajn librojn kontraŭ la dogmoj de l’ eklezio, en tute ateista senco, kiel ekzemple montras sekvanta lia skribaĵo: «Dio estas monstro. Prefere ni diru, ke ĝi estus monstro, se ĝi ekzistus. Ĝi estas terura inkubsonĝo produktita de la rezonado en servo de deliranta imago.»

Restante en la vicoj de l’ eklezio, li tiom pli trafe vundis ĝin per siaj sagoj. Liaj libroj aperis sub deksep diversaj pseŭdonimoj. La bibliografio pri tiuj ĉi pseŭdonimoj estas publikigita en 70 n-oj — artikoloj de revuoj k libroj — en la «Bulteno de l’ eklezia literaturo». Kompreneble ĉiuj ĉi libroj estas metitaj en la indekson (liston de al katolikoj malpermesitaj legaĵoj), ankaŭ tiuj, kiujn li verkis kun modera herezemo sub sia propra nomo. Antaŭ 3 monatoj, kiam li estis elkovrita kiel aŭtoro de l’ ateistaj, herezaj verkoj, li devis respondi antaŭ la superaj ekleziuloj. Li venis al tiu tribunalo, sen advokata asisto, k prononcis, ke li havas nenion por repreni de tio, kion li diris. Sekve de tio la afero estis transdonata al la Vatikano, de kiu nun venis la ekskomunik-ordono.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 83

Kontraŭmilita amaskunveno en Bern

La pasinta dimanĉo estis vere ĝojplena tago por la Berna socialistaro. Malgraŭ pluveta vetero la Gek-doj el la okcidenta parto de Svisio renkontiĝis por esprimi sian kontraŭmilitan emon. Rigardante la amasegon da partoprenantoj, la koro de ĉiu K-do certe estis tuŝita pro tiom da idealismo por nia afero. La manifestacio tra la stratoj de l’ urbo postlasis grandan impreson, ne nur ĉe la proletaro, sed eĉ ĉe parto de l’ burĝaro. 18 mil Gek-doj, maljunaj k junaj, manifestaciis. La socialista junularo, infanamikoj k ruĝaj falkoj formis la pinton de l’ manifestacio. 300 standardoj flirtantaj en venteto altiris la rigardojn de ĉiuj. Sur la placo antaŭ la federa palaco kunvenis 25 mil homoj post la manifestacio. Ili atente aŭskultis la kontraŭregistarajn paroladojn de l’ oratoroj, K-doj Pere (Perret) k Grim (Grimm). Unu parolis franclingve, la alia germane. Dulingvaj paroladoj estis necesaj, ĉar granda parto de l’ ĉeestantoj estis franclingvanoj. Por ni esperantistoj montriĝis la evidento, ke komuna lingvo estus vere tre taŭga ilo por pli sukcesigi tiajn aranĝojn.

La du oratoroj kondamnis per akraj vortoj la intencatan plialtigon de l’ militbuĝeto (ĝis nun 100 milionoj k post plialtigo 125 milionoj da frk.). Konsiderante, ke ĉi-landa neŭtraleco tute dependas de favoro de l’ eksterlando, oni prave povas nomi tiajn agojn frenezaj. En Svisio sociaj institucioj estas tiel malmultnombraj, ke la proletaro neniam subtenos la intencon de l’ registaro plialtigi la militbuĝeton, anstataŭ disponigi tiujn sumojn por sociaj aferoj. Per ĉi lasta ago la svisa registaro pli efike helpus plibonigi la socion ol per eldiroj de dungita pastraro.

Senfina aplaŭdo pruvis, ke la tuta ĉeestintaro estas preta, agi laŭ la eldiritaj devizoj. Ĉiu aŭskultinto sendube disvastigos la kontraŭmilitan pensadon. Sed nura pensado certe ne sufiĉas por antaŭenpuŝi la kontraŭmilitan movadon; do, K-doj, ni agu!

Hazarde mi renkontis esp. K-dojn el la Nojenburga Juraso (Neuenburger Jura), kore salutatajn ĉi tie! Ĉu dum venonta manifestacio flirtos ankaŭ ruĝa esperantista standardo, sub kiu amasiĝos la lab. esperantistaro? Renkontiĝoj ne okazu hazarde, sed laŭplane. Tiel oni povus atentigi la publikon. Ĉar ĉi tie estas uzataj 3 lingvoj, eĉ 4, se oni ankaŭ enkalkulas la romanĉan lingvon, ni preskaŭ ĉiutage spertas la lingvajn barojn. Ni estu la pionira taĉmento en batalo por nia idealo, por efektivigo de l’ socialismo. Inter la rimedoj en tiu batalo esperanto ja estas unu el la plej taŭgaj. Nia klopodo estu, per unu movado plifortigi la alian.

Berna SAT-ano 14 103.

Multajn petojn ni ricevas de sovetiaj K-doj, kiuj deziras resti plue abonantoj al «S-ulo»! Kiu helpos? Pruvu senton de proleta solidaro! — Pagu helpabonon por sovetiano al ADMINISTREJO DE SAT!

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

Memortago en Hispanio

En ĉi tiu jaro ni pensas kun aparta ardo je la 30-a de novembro 1921, neforgesebla dato en la historio de l’ hispana proletaro. La du laboristaj gvidantoj F. Lagret k S. Segi estis mortpafataj en tiu dato, meze de la strato en Barcelono, Lagret, kiu naskiĝis en 1880, paroladis kontraŭ la milito en Maroko k pro tio estis malamata de la burĝaro. Kelkajn horojn post la mortpafo al li atingis Segi’n la sama sorto. Nun batalante por nova epoko, ni ne forgesas tiujn du pionirojn, kiuj kun entuziasmo k amo oferis sin por la laborista afero — afero de l’ Homaro.

15 412

Akriĝo de kamparaj konfliktoj en Japanio

La industria paniko pliakrigis ankaŭ la kamparan krizon k plimalbonigis la vivnivelon de l’ kamparanoj. Ĉar la prezo por rizo malaltiĝis sub produktokoston, la kamparanoj k ankaŭ mez- k et-bienuloj rapide bankrotas. Ankaŭ la silkfabrikado, pro malkariĝo de l’ prezoj por silkfadeno, ekhavis grandan deficiton, kio havis kiel sekvon mallongigon de l’ labortago aŭ tutan laborĉesigon. Kiel solvon por la senlaborula problemo la registaro rekomendas reiron al la kamparo de industriaj laboristoj. Tio konsekvence malbonigas la vivon de l’ kamparanoj, k la kriza stato de l’ japana terkulturo pliintensiĝas. En 1929 (laŭ oficiala statistiko) okazis 2293 kamparaj konfliktoj, kiujn partoprenis 18 270 bienuloj k 77 365 malriĉaj kamparanoj. El tiuj konfliktoj 66% estas solvitaj k 35% nesolvitaj.

Kiel propagandisto en Anglio

Ofte ni jam legis en «S-ulo» plendojn pri vojaĝantaj Gek-doj. Fakte ni devus lerni dece utiligi la vojaĝojn por nia komuna celo pere de «S-ulo». Mi mem ŝatas vojaĝi. Lastan jaron mi iris Hispanion (miaj impresoj aperis en n-o 265 de «S-ulo»). Ĉi-jare mi ĉeestis la 10-an Kongreson de SAT k poste restis en Anglio 1½ monatojn. Sed antaŭ ol entrepreni la multekostan vojaĝon, mi bone preparis min, antaŭ ĉio ŝparis la necesan monon. Ĉar mi ne volas malutili la disvastiĝon de nia lingvo per kvazaŭa almozpetado por vojaĝi, kiel bedaŭrinde faris kelkaj K-doj, kiuj trapasis Grenoblon, mian loĝurbon.

Laŭ mi, vojaĝantaj K-doj neniam devas apogi sin sur la helpemo materia de vizitataj Gek-doj. Ili nur devus deziri helpi la propagandon per eksterlanda vojaĝo.

Nun pri mia vojaĝo tra Anglio, kiu unue kondukis min al Dabi (Derby), kie mi restis plej longe. Antaŭe jam korespondinte kun tiea K-do, mi trovis ĉe proleto-K-do la deziritan loĝejon k pagis malavare la demanditan sumeton por nutraĵo k loĝado, kiu estis malalta kompare kun la ordinara prezo. Tute malsukcese mi provis daŭrigi mian studadon de angla lingvo, kiun mi jam lernas de tri jaroj. Post unumonata restado la rezulto estis nula: mi ne povis interkompreniĝi kun la edzino de l’ gastiganto, do mi decidis dediĉi mian tempon al esp. propagando. Mi skribis al diversaj grupsekretarioj k vojaĝis je 1. septembro al Liverpulo (Liverpool), postan tagon al Manĉestro (Manchester), kie min atendis K-do Dan (Dunn), kies familianoj ĉiuj estas esp-istoj. Li deziris min gastigi k mi devis akcepti. Sekvantan tagon mi renkontis kelkajn Gek-dojn, inter ili Gek-dojn Frans (France). K-dino Frans, kiu venis en Grenoblon dum 1927, volis gastigi min almenaŭ unu tagon k deziris, ke mi vizitu la Stokportan grupon. Konsentinte, mi iris en ŝian hejmon, k ŝi poŝtkarte kunvokis la tutan membraron je mia honoro. K-do Frans, kiu akompanis min al alia K-dino, ne parolas esp-on, k tute sensukcese mi provetis interkompreniĝi per signoj, kiam ni ne renkontis hejme tiun esp-istinon, kies edzo ankaŭ ne scipovas esp-on.

Posttagmeze estis renkontiĝo de Gek-doj ĉe K-dino Ŭajld (Wilde), kie okazis tetrinkado kun kvin junaj ŝiaj fratoj, kiuj antaŭe ĉiam moketis ŝin pro ŝia esperanto-lernado, sed nun ekkomprenis la valoron de nia lingvo k promesis ĉiuj fariĝi esp-istoj. Vespere mi paroladis ĉe la Stokporta laborista esp. grupo en bone vizitita kunveno. Kompreneble mi parolis pri la unuiĝo de l’ proletaro per esperanto k neceso de esp-o por starigo de l’ socialismo.

Same mi devis paroli la sekvantan vesperon en Manĉestro, kie dum la

— pàgina 4 —

84 — SENNACIULO

Malpliiĝo de kompromisoj k pliiĝo de nesolvitaj kazoj kompare kun 1928 montras la akriĝon k disvolviĝon de l’ konfliktoj. Depost 1928 la nombro de arbitraciaj juĝoj malpliiĝis; male pliiĝis la konfliktoj.

Laŭ «Scienco Proleta» n-o 11.

Tolaĵo por novenaskitoj

Depost kelkaj jaroj la komunumo Vieno disdonas tolaĵojn por novenaskitoj, egale ĉu la patrino estas edziniĝinta aŭ ne. Necesas nur, ke la gravedulino antaŭe sciigu la magistraton, k post la akuŝo urba prizorgantino persone transdonas ruĝan pakaĵon al la patrino kiel unuan donacon de la socio al la nova civitano. La ruĝa skatolo enhavas: 1 infanveston, 6 ĉemizetojn, 6 jaketojn, 2 umbilikobendojn, 1 kovrilon, 2 gum-enmetaĵojn, 2 flanelojn, 24 tukojn, sapon, ŝmiraĵon, haŭtopulvoron k 1 bantukon, ĉio unuakvalita. (Valoro 60 aŭstriaj ŝilingoj = 8.50 dolaroj). La patrino devas esti Viena civitanino k konstante loĝi en Vieno.

Ĝis nun la komunumo disdonis el tiuj suĉinfanaj ekipaĵoj:

9 781 pakaĵoj en jaro 1927 11 808 pakaĵoj en jaro 1928 11 730 pakaĵoj en jaro 1929 sume 33 319 pakaĵoj po 60 ŝil. = 2 000 000 ŝ. (285 000 dol.)

La burĝaro furioze agitas kontraŭ tiu «malŝparo de impostmono» k minacas perforte forpeli la «marksistajn» urbadministrantojn, ĉar ili celas malebligi, ke estonte proletido estu envolvita en ĉifonoj aŭ papero, se la gepatroj ne povas aĉeti tolaĵon — kiel okazis antaŭmilite dum regado de l’ «kristan-socia» partio.

F. S., Vieno (16 362).

Centra Domo de Kamparano

Miloj da vilaĝanoj vizitas en nunaj tempoj Moskvon pro la plej diversaj aferoj k bezonoj — kiel privataj (personaj), tiel same ankaŭ sociaj (kolektivaj). Alveturinte el vilaĝo, la vilaĝanoj ne povas longtempon kutimiĝi al ĉefurba vivo k bezonas ricevi la plej diversspecan helpon, k plejparte klarigojn: kiel k kien iri, kion k kie necesas fari, kian skribpeton aŭ leteron k al kiu skribi; al ĉiuj ĉi demandoj la vilaĝano ricevas detalajn respondojn en Centra Domo de Kamparano.

En ĝi deĵoras por tiu celo juristoj, agronomoj, kooperativistoj, kuracistoj, politik-laborantoj. Krom tio en Centra Domo de Kamparano ekzistas ankoraŭ komunloĝejo por 600 litoj, ŝvitbanejo, polikliniko, biblioteko, granda agrikultura muzeo, kie multon oni povos lerni. Ĉiuvespere estas farataj lekcioj, raportoj, estas interparoladoj kun scienculoj, kiel pli bone aranĝi la vivon. Oni prezentas kino-filmojn. Oni aranĝas spektaklojn, koncertojn.

Ĉio ĉi estas farita por vilaĝanoj de la soveta potenco. Dum jaro la Centran Domon de Kamparano vizitas dek-miloj da vilaĝanoj alveturantaj. Oni akompanas ilin al fabrikoj, muzeoj k diversaj oficejoj Moskvaj — por montri, kiel laboras k vivas urbaj proletoj, kiel ili organizas sian laboron, moraron k kulturon.

Tiaj vizitoj al laboristoj en entreprenoj de alveturantaj vilaĝanoj efektive firmigas la kunligon de l’ urbo kun la vilaĝo, k konatiĝo kun moraro de la laboristoj disigas ĉiujn dubojn pri ekzistanta kvazaŭa neegalo inter laboristoj k vilaĝanoj. Kultura priservo al vilaĝanoj portas en la vilaĝon ĝermojn de nova vivo.

La Centra Domo troviĝas en centro de l’ urbo Moskvo.

Elrusigis Vjaĉeslav V. Kalaŝnikov (1125), Niĵni-Novgorodo.

PRIPENSINDE

Tial ke foje ni parolis pri «rusto ĉe Sovetia ŝtataparato», troviĝis fanatikuloj por indigne ekkrii: «Vi atakas Sovetion! Vi aliĝis al la kontraŭsovetia fronto . . .» ktp. ks. Kaj malsinceruloj kun ŝajnigita indigno kriaĉis samtone.

Nu, kion ni vidas hodiaŭ? En Moskvo okazas proceso kontraŭ personoj, okupintaj plej gravajn postenojn en la Sovetia ŝtataparato. Ili estas akuzataj pri intenca fuŝado en la efektivigo de la «Kvinjara Plano». Se ili estas kulpaj, ĉu tio ne estas plej elokventa pruvo pri ekzisto de rusto ĉe la koncerna aparato?

Nur naivuloj aŭ blinduloj povas kredi, ke sufiĉas loĝi en Moskvo k okupi tie postenon por meriti ateston pri lojalo al la laborista klaso. Estas personoj, kiuj ludas sufiĉe bone komunistan rolon. Sed homoj saĝaj ne identigas aktoron kun la persono, kiun li prezentas en teatraĵo. Senmaskigi karieriston, tio ne estas «ataki», sed male defendi Sovetion.

Aristark.

FRENEZAĴOJ

La mondo apartenas al la senhontuloj. La milito estas la ora epoko. La homo, kiu dormas sur la tero, ne ŝanĝus sian sternaĵon kontraŭ alia. Por honestulo la agado estas ebla nur ĉe milito. La ĝojo mortigi estas profunda. La tagoj, dum kiuj finiĝas militoj, estas funebraj tagoj por la bravuloj. Ci ne bezonas kompreni la popolojn, ci bezonas nur ilin malami. Krom la naskado ĉe la virino k la milito ĉe la viro, la homa estaĵo estas nur malnoblaĵo k malpuraĵo. La pacismo estas atenco kontraŭ la honoron. Estas la noblo de l’ milito, ke ĝi disrompas kontraktojn. La justuloj ŝatas la militon, tial ke ĝi ebligas estimi tiun, kiu batas nin. La milito estas sankta, tial ke en ĝi forestas la justo. La rabado ne estas ŝtelado, ĝi estas revenĝo de la libero. La homo, kiu perceptas la militon kiel okazon por agi malbone, ne devus naskiĝi.

Renato Kenton (René Quinton) El la franca kolektis k tradukis Ajnulo.

[REKLAMO p.4] Por havi klaran bildon pri la nuna situacio en SAT necesas nepre legi la Protokolaro de la X. SAT-Kongreso en Londono (3.—7. aŭgusto 1930). 84 dense presitaj paĝoj. Form. 15×22 cm. Escepta prezo: 0,50 mk. g. (sen kroma membro-rabato!) PARIS XX, 23, rue Boyer / LEIPZIG O 27, Colmstrasse 1.

diskuto iu K-do demandis min pri la signifo de Sovetio, kiun tiu laboristo ŝajne tute ne estis kompreninta. Mi ankaŭ donis klarigojn pri la problemo de montranspago el Sovetio al SAT, tiom, kiom mi povis, ĉar pri tio multaj havas malĝustan komprenon. Je la fino mi adiaŭis amike de l’ tiea rondo kun la sento de plezuro pri la eblo trakti eĉ gravajn temojn en esp-o kun alilandanoj.

La 5. septembro mi revenis al Dabi, kie antaŭ mia foriro definitiva oni aranĝis laŭ mia propono publikan kunvenon, kiu okazis en la Laborpartia domo (por la unua fojo, ke esp-o aŭdiĝis en tiu domo!). La lokaj gazetoj malatentis la tiuokaze de l’ grupsekretario senditajn artikolojn; sekve nur ses neesp-istoj ĉeestis, bedaŭrinde, tiun kunvenon. Unue estis anglalingva propagandparolado de l’ kunven-prezidanto, poste mi parolis pri la lingvaj baroj, kiujn mi mem renkontis vojaĝante en Anglio k deduktis la neceson de esp-o.

Reveturante mi trapasis Londonon k vizitis la tiean Orientan Grupon, kie pro nescio pri mia vizito ne tre multaj Gek-doj ĉeestis k oni babilis pri la SAT-kongreso, kiun ĉiuj cetere ĉeestis. Tri tagojn poste mi estis en Parizo, kie post vizito al Redaktejo de «S-ulo» mi ĉeestis pro scivolemo la kunvenon de l’ Pariza lab. esp. grupo. Ankaŭ tie mi estis devigata, tute nepreparite, raporti pri miaj impresoj, kion mi faris rapide, ĉar la saman vesperon mi envagoniĝis al Grenoblo, kie finiĝis mia vojaĝo. Hejmen reveninte mi faris k faras mian plejeblon por diskonigi la utilon de esp-o k ne timas, ke iu povu riproĉi al mi ion. Se tamen mi eraras, mi estus dankema al tiu, kiu atentigos min k donos al mi konsilojn por agi pli trafe alian fojon.

Coll (7998).

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA LERNANTO»

— pàgina 5 —

[BILDO p.5 | 6,7,90,18] Kaplinia desegnaĵo: du junuloj kun flagoj ĉe ambaŭ flankoj, du steloj kun la literoj «SAT» kaj la teksto «JUNULARA-PAĜO – SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.»; subskribo «SAMBS».

JUNULARA-PAĜO

Sub la kontrolo de la Junulara Sekcio de S.A.T.

Redakcia adreso: A. SCHWARZ, Lerchenstr. 14, Neckarsulm (Germanio).

Ni reorganizu nian Junularsekcion!

Unue, mi donu mian klarigon k opinion koncerne la malhavon de raportoj ĉe la fakkunsido en Londono. Kelkajn semajnojn antaŭ la Kongreso K-do Keŭning pro sia senlaboreco k malsano sciigis al mi sian neeblon partopreni la Kongreson; ankaŭ pro la nekontentigaj respondoj de la O. K. K. li petis, ke mi daŭrigu la laboron k prizorgu la junular-aferojn ĉe la kongreso, provu grupigi la junk-dojn en iliaj loĝejoj ktp. Mi faris tion, sed mallonge antaŭ mia foriro al Londono oni sciigis, ke mi tuj komencu labori proksimume 100 km de mia hejmo. Mi ekinformis la O. K. K. pri mia neeblo bedaŭrinda partopreni k petis, ke la raportoj estu transdonataj al la estro de la fakkunsido — mi ankaŭ skribis al la fakkunsido mem. Post unu monato mi sciiĝis pri la manko de l’ raportoj per germana K-do vizitanta mian loĝurbon. Kiu kulpas? Nek la sekciestro, nek, miaopinie, la O. K. K. La sekciestroj ne povis partopreni, k la O. K. K. pro la indiferento ĝenerale de la Londona laboristaro al la Kongreso — eble pro la subtenado de la «Labora» registaro al la neŭtrala kongreso — estis tro okupita pri kongresaferoj por atenti la junularan fakkunsidon¹.

Gek-doj! Ni mem kulpas. Ni devas plifortigi nian organizon. Ĉu politike, kulture, eduke aŭ industrie, la tutmonda laborist-junularo pli k pli estas subpremata de l’ sennacieca kapitalismo. Pli k pli ni devus celi unuiĝi k interrilati por kontraŭbataladi tiun viv-forprenanton de l’ junularo. Dum valoraj pensoj k minutoj perdiĝas pro la favorata uzado de naciaj lingvoj ĉe laborist-junularaj kongresoj internaciaj, miloj da junaj geproletoj — la estontaj registoj de la mondo — sklaviĝas sub la kapitalismo, faŝismo k

¹ Tiu ĉi defendo ŝajnas al mi malforta, se oni konsideras la proporcian kvanton da gejunuloj partoprenintaj. Ili ja reprezentis grandan elcenton el la kongresintoj. — A. S. (10 580).

NIA POŜTO

15 207 Kamerer, 7514. Viaj artikoloj uzotaj.

Al multaj. Kiel verki artikolon? Simple, koncize, interese! Pri kio verki? Pri ĉio, kio koncernas junularon, ne nur pri mizero k turmento, prefere pri via laboro ĝin kontraŭagi, pri viaj laboro [?], aranĝaĵo en grupoj k movado, lernejoj ktp. A. S.

LULILA KANTO

Teksto k muziko de Henriko

[BILDO p.5 | 34,21,90,74] Muziknotoj de la kanto por voĉo kaj «Gitaro aŭ liuto», kun la indiko «Ne tro rapide»; sub la notoj la teksto «Ŝton’, ŝton’, ŝton’ – por – ni lu-li-lo, ŝton’, ŝton’, ŝton’ – por – ni la tomb’, en mu-ci-daj lu-ka-zer-noj pa-sas ni-a viv’ sen pomp’.» kaj «Fino».

Ŝton’, ŝton’, ŝton’ — por ni lulilo, Ŝton’, ŝton’, ŝton’ — por ni la tomb’. En mucidaj lukazernoj Pasas nia viv’ sen pomp’.

Et-, et-, eta nia vivo, Et-, et-, eta — la feliĉ’. En fabrikoj, ĉe maŝinoj Nin minacas fikondiĉ’.

Long-, long-, longaj labor-tagoj, Long-, long-, longa — nokt-malhel’. De l’ fajfil’ akrega sono Trompis nin pri tempo-ŝtel’.

Ruĝ-, ruĝ-, ruĝa — la espero, Ruĝ-, ruĝ-, ruĝa — nia sang’. El la stratoj, el stratetoj Ĝi ruliĝas — ruĝ-lavang’.

Lukt’, lukt’, lukt’ ekde lulilo, Lukt’, lukt’, lukt’ ĝis fina mort’! Fratoj! Supren ruĝ-standardon! Iĝu for mizera sort’!

— pàgina 6 —

TRA ESPERANTIO

Kial Demidjuk defendas personojn?

El la nuntempaj opoziciuloj en SAT K-do Demidjuk distingiĝas per siaj ŝajnobjektivaj atakoj…

Multon faris tiu K-do por nia organizo. Se ĝi povis enradikiĝi en Sovetio, estas grandparte dank’ al lia lerta taktiko, aplikata dum kelkaj jaroj. Ne malpli lerte aliaj Moskvanoj jam penadis tiutempe malsukcesigi la entreprenon… La hodiaŭaj sagoj, per kiuj pafas al mi K-do Demidjuk, ne povas malhelpi, ke mi juste k ŝate taksas lian pasintan agadon. Ne utilus esplori, kial li ŝanĝis sian sintenon. Kiam oni estas inter lupoj, eble necesas ankaŭ bleki lupe…

Pro la ĉi-supraj konsideroj mi do opinias utile respondi al iu artikolo de K-do Demidjuk, aperinta lastatempe en partia gazeteto sub jena titolo: «Kial Lanti atakas personojn?» Inter diversaj riproĉoj, tute nepravigeblaj, li direktas al mi kritikon, kiu estas tute ĝusta k kiun mi volonte akceptas. Estas ja vere, ke neniam mi estis «amas-revoluciano». Se tia mi estus, ne al SAT mi dediĉus miajn modestajn fortojn. Mi batalus en iu partio, agitadus per la kutimaj k facilaj procedoj, kiujn aplikas la politikaj agitistoj. Mi konfesas, ke nenian emon k kapablon mi havas por tia laboro. Mi decidis elspezi mian energion en SAT, tial ke ĉiam mi celis fari el ĝi edukan, klerigan, kulturan aparaton. En la plej unuatempaj propagandiloj oni povas, ekzemple, legi jenon:

«La ideala socio ne devenos tute preta el Revolucio, kiun kelkiuj prezentas al si kiel panaceon. Estas do nepre necese sin prepari, sin ekzercadi al la tasko de mondcivitanoj, forigante el si mem la nenaturajn naciecojn, kiujn la ŝtata, enlanda edukado metis, dum nia infanaĝo en niajn kapojn k korojn.»

Tio k alio simila estas de mi skribita antaŭ dek-unu jaroj k montras klare la dekomencan edukan karakteron, kiun mi celis doni al SAT. Tion ankaŭ aprobis tiutempe K-do Demidjuk. Nur antaŭ ne tre longa tempo li ŝajne ŝanĝis sian opinion. Kio estis aprobinda dum pluraj jaroj, tio fariĝis «oportunisma» en liaj okuloj. Estas permeseble ŝanĝi sian percepton pri io. Sed restas la fakto, ke K-do Demidjuk estis antaŭ ne longe ankaŭ «oportunisto». Kiu sekve «revizias»? Ĉu Lanti? Ĉu Demidjuk? Ne povas esti dubo pri tio. K-do Demidjuk k ne mi estas la «reviziisto». Mi ja ne ŝanĝis mian opinion pri la starpunkto de SAT k hodiaŭ, kiel antaŭ 11 jaroj, povus subskribi la tiutempajn propagandilojn.

Nia K-do bone scias, ke mi posedas sufiĉe da dokumentoj el lia p r o p r a m a n o por pruvi tion, kion mi nun asertos: Se mi povis akiri opinion pri iaj «personoj», estas parte dank’ al propraj informoj de K-do Demidjuk mem. Hodiaŭ li revizias k aliĝas al la partio de tiuj, kiujn li kontraŭbatalis antaŭ pluraj jaroj. Estas sendube lia rajto, sed li ne rajtas akuzi aliajn pri peko, kiun li mem faris. Ankaŭ ne estas peko revizii, sed oni faru tion tute malkaŝe k ne akuzu tiujn, kiuj volas gardi nian Asocion tia, kia ĝi estas laŭstatute ekde sia fondiĝo.

Sed estas tute ĝuste, ke mi ne estas k neniam estis «amas-revoluciano». Tio ne signifas, ke mi ne kapablos fari mian revolucian devon en taŭga momento. Prirevoluciajn lecionojn mi ne akceptas de K-do Demidjuk, k, ĉefe, ne de karieristo, kiu ŝanceliĝas dum tuta semajno por decidi ĉu aliĝi al la revolucio aŭ ĉu resti lojala oficiro; mi ne akceptas tiajn lecionojn de homoj, kiuj ĉiam estas ortodoksaj, t. e. ĉiam kun la pli fortaj… Se por montri mian «oportunismon» K-do Demidjuk ne havas aliajn argumentojn ol tiujn pri «personaj atakoj», lia tezo estas tute senvalora. Mi konsilas al li legi pli atente la verkaron de Lenin k tie li ankaŭ trovos «personajn atakojn». Estas iafoje ja necese nomi katon kato k denunciston [?] fripono. En sia «testamento», dokumento preskaŭ tute nekonata en Sovetio, Lenin tre klare diras sian opinion pri personoj; li ankaŭ opiniis necese k utile ĝuste koni k taski ilin. Eble mi tre surprizos K-don Demidjuk, se mi sciigas, ke la aludita de li artikolo ĝuste venigis el Sovetio mem leteron, en kiu oni povas legi: «La artikolo havas tute bolŝevikan karakteron». Nu, eble estis la sola «bolŝevika» artikolo, kiun mi verkis en mia vivo! Mi cetere tute ne deziras verki duan — sed oni ne devigu min…

Mi plie konfesas — neniel pentante —, ke neniam venis al mi en la cerbon la ideo fari el SAT amas-


fine kondamniĝas al baldaŭa morto. Tial ni agu — sed ni devus havi fortan, bone funkciantan organizon. Traleginte la raporton de K-do Ŝvarc, mi opinias, ke ni jam havas la materialon por tiu ĉi reorganizado. Mi nun proponas al la sekcianoj, a) ke K-do Ŝvarc havigu al si la rimedojn ktp. por publikigo de porjunula bulteno monata aŭ sessemajna, k raportu al la Sekcio. Ĉar mi tre sincere opinias, ke, se ni havus nian propran memstaran bultenon anstataŭ nur «Paĝo», ĝi sentigus al ni respondecon; b) ke ĉiuj junk-doj dezirantaj fariĝi aktivaj SAT-junsekcianoj, prezentu siajn adresojn al la sekciestro por interlanda raportado de por- k per-junulaj kunvenegoj. Ĉi tio kondukos la Gek-dojn al pli da aktiveco en la vicoj de SAT, ĝi atentigos pli forte la jun-SAT-anojn rilate al la fakto, ke ili estas membroj de aktiva revoluciema organizo esperantista tutmonda; ankaŭ ĉi tiu informado konigos al ĉiuj la klasbatalon tutmondan en junularaj aferoj, tiel akirigante al la sekcianoj sennaciecan pririgardon koncerne la vivon de l’ junularo; c) ke la jun-SAT-anoj starigu junularsekciojn en sialandaj LEA-oj: la laboro de tiuj sekcioj estu — esperantistigi k pretigi por SAT la jun-gelaboristojn; k laste d) por pli bone plenumi ĉi tiun laboron de la SAT-junulara sekcio, ke oni starigu junularan plenumkomitaton, enhavanta sekciestron, redaktoron de la sekcia organo — ĉu bulteno, ĉu nur «Paĝo» —, kasist(in)on k 7 Gek-dojn elektotajn el-inter la SAT-anoj. La komitatano estu respondeca en ĉiuj junularaj aferoj en sia mondparto.

Ĉu ĉi tiuj proponoj ne povos formi bazon por estigi fortan organizon? Ni ankaŭ rigardu al la estonto, — ĉar pli da gejunuloj aliĝos al SAT, post kiam ni atingos la plenaĝon. Do, ni diskutu pri la proponoj, utiligu nian Paĝon, k kiam ni povos fari nian propran statuton ellaborotan, tiam k nur tiam ni povos kontraŭbatali la faŝisman k nacian edukadon k kulturon, k pli bone antaŭenigi la SAT-movadon k la marŝadon de l’ tutmonda laboranta junularo al pli bona, pli libera k pli bela vivo.

W. Latimer (10 637), Anglio.

[REKLAMO p.6] Ĉu vi jam legis? NACIISMO de E. LANTI. Tiel recenzis pri ĝi en «Balkana Laboristo» B. Ivanov: «…La libro de K-do Lanti prezentas tre seriozan historian studon pri la deveno, evoluado k sekvoj de la naciismo. La aŭtoro traktas sian temon je marksisma metodo, kio faras la libron valorega. Sed ĝi ne estas seka ekspozo de historiaj faktoj. La aŭtoro multloke komentas tiujn lastajn k ĝuste ĉi komentoj meritas nian specialan atenton. Li tie ĉi distingiĝas kiel rimarkinda sociologo… Lingvaĵo k stilo estas klasikaj.» Formato 13×19 cm. — 124 pĝ. Prezo 1,30 mk. g. Adm. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

— pàgina 7 —

movadon. Tio estus ega iluzio, vana espero. Nur senpripensaj entuziasmuloj povas havi tian esperon. Eĉ se SAT havus 50 000 membrojn, mi cetere ne opinius, ke ĝi estas amasmovado. La laborista esperanta movado fariĝos amasa nur kiam la diversaj Internacioj estos alprenintaj esperanton, ĝin propagandos k aplikos… Tiam la nuntempa SAT ne havos vivrajton. Bedaŭrinde oni devas konstati, ke ni staras tre malproksime de tiu tago. Tial la intereso de l’ laborista esperanta movado postulas unuecon, kuniĝon de ĉiuj fortoj por ke niaj klopodoj povu altiri finfine la atenton de la laboristaj Internacioj. Ni fakte estas tre malfortaj k tiuj sin blufas mem, kiuj opinias la malon.

Se la unueco estas necesa, oni sekve devas agi konsekvence; oni devas ebligi al ĉiuj tendencoj aliĝi al SAT. Niaj Sovetiaj K-doj devas kompreni, ke «ilia lando» reprezentas — bedaŭrinde — nur la sesonon de l’ mondo. Ne estas mia kulpo, se grandegaj amasoj en Britio, Francio, Usono k aliaj kapitalistaj landoj ĝis nun ne ankoraŭ aliĝis al la politiko de Komintern. Ne estas mia kulpo, se aliĝis al SAT multaj anoj de la II-a Internacio k ke ili laŭstatute postulas respekton por sia tendenco. Ni devas paroli klare k sen intenca forsilento. Estas vere, ke nuntempe SAT aspektas malpli komunista ol antaŭ kvin aŭ ses jaroj. Malgraŭ tio, ke ni ĉiam atentis respekti ĉiujn tendencojn, estas tamen fakto, ke la komunista sentigis tre forte dum longa tempo sian influon. Tial ke la komunistoj montriĝis ĉiam tre aktivaj en la kunlaboro al la gazeto, tio aspektigis ĝin komunista. Kaj kiam, en la Kongresoj, socialdemokrataj K-doj riproĉis pro tio, ni nur povis respondi al ili: «Kunlaboru mem pli aktive; varbu al SAT en viaj vicoj k vi tiel atingos, ke Sennaciulo k SAT aspektu malpli komunistaj». K-do Demidjuk k aliaj nuntempaj opoziciuloj konsentis al tia respondo. Kaj kiam ili hodiaŭ plendas, ke nia organizo ne estas sufiĉe komunistaspekta, ni povas nur rediri al ili, kion ni diris al la socialistoj antaŭ kelkaj jaroj. Sed estas evidente, ke ni ne povas laŭstatute, laŭ la decidoj de ĉiuj niaj kongresoj, permesi, ke en artikoloj troviĝu insultoj por iu ajn tendenco.

Kaj ĉi tio estas la kerno de l’ demando. Se oni volas revizie doni al SAT karakteron de agitpolitika aparato; se oni volas fari el ĝi kvazaŭ filion de partio, estas evidente, ke nia Asocio ne taŭgas en sia nuna formo. Tiaokaze oni proponu ŝanĝi la Statuton. Sed neniu el la plej ardaj opoziciuloj faras tion. Kaj estas tre signifa la fakto, ke kiam en Göteborg estis proponite aldoni al la Statuto du alineojn, kiuj pliklarigas la edukan celon de SAT, neniu komunisto tiam kontraŭbatalis tiun aldonon k Lanti tute ne bezonis insisti, kiel mensoge asertas «certa» persono, por ĝin akceptigi.

Sed mia respondo jam fariĝis pli longa ol mi planis; ĝis la proksima semajno!… E. L.

ATENTIGO

Por eviti perdon de tempo k nenecesa korespond-afranko, la K-doj skribantaj al la Direkcio de SAT pri aferoj, kiuj rilatas la ĝeneralan gvidadon de la Asocio, bonvolu ne forgesi, ke nur a k t i v a j membroj, t. e. tiuj, kiuj abonas al «S-ulo», havas l a ŭ s t a t u t e la rajton enmiksiĝi en tiuj aferoj. Ili do notu bone en la memoron, ke ni severe tenos nin je la Statuto.

LA C. K. de S. E. U. preparas novan friponaĵon

Kiel niaj legantoj jam scias, dank’ al la klopodoj de «Peuvag»¹ ni sukcesis ricevi 1000 markojn el Moskvo. Sed kredeble, tio ne plaĉas al la ĝenerala sekretario de SEU. Pro tio li misuzas sian GPU-oficon por starigi novan embuskon kontraŭ nia mono. Oni juĝu mem, laŭ ekstrakto de protokolo n-o 21 de la 3. 10. 1930:

«…Oni aŭskultis leterojn de l’ opoziciaj SAT-organizoj el eksterlando, rezoluciojn de protesto pri l’ agoj de SAT flanke de Leningrada, Minska, Kerĉa, Stalinska, Kieva k. c. sovetiaj SAT-grupoj, kiuj interalie postulas ĉesigi monpagon al kreditkonto de nuna SAT-Direkcio. — Decidis: a) en Bulteno n-o 10/11 presi fruntartikolon pri aferstato en SAT; b) sendi proksimtempe informleteron² al lokaj SEU-organizoj pri nuna aferstato en SAT; c) aliĝi al la eldonejo «Ekrelo» en Lajpcig; kiel reprezentanton de SEU elekti K-don Demidjuk.

Ĝenerala Sekretario de CK de SEU: Drezen.«

Jam en la n-o 301 ni publikigis karton de Drezen, adresitan al K-do Lerhner, per kiu li ŝantaĝe³ al nia Adm. deklaris, ke li ne volas klopodi por faciligi transsendon de mono al SAT. Nun, kiam malgraŭ liaj kaŝaj intrigoj, ni povis esperi ricevi monon dum la jaro 1931, li instigas grupojn agiti por ke oni ne sendu monon al SAT.

Ni preferas ne vortigi nian indignon k lasi al la Legantaro mem la zorgon kvalifiki tian agadon.

¹ Vd. n-on 320 de «S-ulo». ² Vd. ekstrakton el tiu «letero» ĉi sube. ³ Minacpostule.

Korekto. En n-o 321, necesas legi la unuan linion de l’ (lasta) paĝo 72 sur paĝo 71 supre, dekstra kolono, kie ĝi mankas en la teksto. Tiu linio estas malĝuste lokita ĉe la prespretigo de l’ n-o.

LA INSIDO DAŬRAS

«……, la 21. 11. 1930.

Kara K-do! Mi estas membro de SEU. Hodiaŭ mi ricevis cirkulerleteron de CK de SEU pri la stato en SAT… En la letero temas pri tio, ke la SAT-gvidantaro kalumnias kontraŭ Sovetio k ĝiaj gvidantoj k estas priskribataj ankoraŭ multaj teruroj. La letero finiĝis per la vortoj (mi tradukas la ruslingvan tekston de l’ let.):

«B o j k o t i ‘Sennaciulon’ pro ĝia nuna dekstra oportunista pozicio. Vigle disvolvi abonon al ‘Internaciisto’ k kunlabori en ĝi. Senvualigi anojn de Lanti inter sovetaj esperantistoj, starigante demandon pri ilia restado en SEU, se ili obstine defendas la dekstrajn oportunistajn opiniojn de Lanti. Propagandi k disvastigi inter siaj eksterlandaj korespondantoj la eldonaĵojn de EKRELO (Eldonejo kooperativa de revolucia esperanta literaturo)¹. CK de SEU».

Mi transskribis nur apartajn lokojn el la letero de CK de SEU. Estas tre interesa, ke CK de SEU ankaŭ minacas per esceptoj kontraŭ K-doj, kiuj memstare trovas sian rilaton al taskoj k problemoj de nia movado.

«Vi estas multe insultata en tiu letero. Mi volas scii veron k petas vin priskribi al mi la veran staton en SAT. Mi ankaŭ dezirus ricevi «S-ulo»n de la unua de aprilo 1930 ĝis la lasta numero. Povas esti, ke iu K-do sendos ĝin al mi, mi sendos al li interŝanĝe, kion li volos. Mi esperas, ke en «S-ulo» mi trovos respondon al mia demando…»

¹ Vd. pri tiu institucio n-on 320 (p. 63).

Ankoraŭ pri parazitemo inter SAT-anoj

Mi tre simpatias al la K-do, kiu lastatempe suferis ekspluaton de kelkaj alilanduloj k tute subtenas ĉiujn liajn plendojn tiurilate, ĉar okazis simila sperto ĉe mi lastan jaron, verŝajne pro la de li menciitaj tri vizitintoj. Ili alvenis vespere, petante, ke mi gastigu ilin. Mi tion faris, kvankam estis ĝena afero, ĉar mi havas nefortan edzinon. Anstataŭ konformiĝi al la kutimo de la familio, ili faris kiel en hotelo k atendis, ke ĉio estu preta je la ĝusta momento, kiam ili bezonis ĝin. Je la tria tago mi sciigis, ke mi ne plu povas gastigi ilin pro la sanstato de mia edzino. Mi ne estas senlabora, sed malgraŭ tio mia financa stato ne toleras la senliman gastigadon al vizitantoj precipe neinvititaj. Ne petante ili prenis poŝtmarkojn, regalis sin ĝis mia lasta cigaredo k eĉ uzis la vizaĝpudron de mia edzino: kien ajn ni veturis, mi ĉiam pagis la veturkoston; sume la kosto al mi dum la du noktoj k tri tagoj estis 30 markoj. SAT ne kresku

— pàgina 8 —

per tio, ke ĝiaj anoj parazite vivu je la kosto de aliaj. Eks-peranto.

TRA LA MOVADO

KRONIKO

BRITIO. Leeds. La oficiala organo de l’ Brita Socialista Dimanĉ-lerneja movado (The Young Socialist) enpresis tradukon de unu ĉapitro el «Kion rakontas la amikoj de Peĉjo», kiun tradukis laŭ la SAT-eldono K-do 8048. Per letero la redakcio promesis presigi ĉiun rakonteton el tiu libro, kiam loko permesos. — FRANCIO. Limoges. 3 kursoj laŭ parola metodo malfermiĝis en oktobro, 1 ĉe la sidejo de l’ neŭtrala societo, 2-a en Laborborso (gvidas K-do Gicquel), 3-a en laborista rondo (gvidas: K-dino M. Rameau). Tiu ĉi K-dino faris, je 7. nov., lekcion en alia lab. rondo antaŭ proks. 80 ĉeestantoj, kiuj petis kurson ekde 1. jan. — SOVETIO. Nijni-Novgorod. Je 2. 3. 30 estis organizita kurso ĉe «Ruĝkruca» urbkomitato kun 40 lern. en 2 grupoj; gvidis K-do G. A. Konovalov laŭ lernlibroj Rublov k «Esp. k Ruĝa Kruco» (Ergolski). La lasta, malgraŭ reklamo de CK SEU, ne sufiĉe taŭgis pro sia neŭtraleca, burĝa, antaŭrevolucia karaktero. En marto formiĝis IRH-kurso en Kanavino kun 10 p. (gvid. K-do Valatiĉev). Sume ekstudis 272 p. en 17 kursoj; fine restis 57 p. en 5 kursoj aŭ 21% el la komencintoj. La aliaj kursoj pro objektivaj k subjektivaj, div. kaŭzoj disfalis k ĉesis funkcii post kelkaj lecionoj. Perfektigan kurson finis en junio 6 p. (gvid. K-do Konovalov). Novaj SEU-ĉeloj ne formiĝis, malnova ĉelo ĉe Telefonfabriko en Miza disfalis. En Miza la laboro ĉefe malsukcesis, ĉar plejmulto el studantoj estis lernejanoj, kiuj ne povas pagi la sufiĉe altan kotizon al SEU. En marto K-do Malutin organizis ekspozicion ĉe N-Radio-regimento. 14. 4. K-do Konovalov faris 15-minutan radioparoladon ĉe loka stacio memore je Zamenhof; 18. 4. okazis Z-memorkunveno, kie raportis K-do Konovalov. Je 1. majo partoprenis lernantoj de lernejo «Bakunin» propriniciative kun granda esp-afiŝo la manifestacion. Pluraj lernejaj rondetoj interligiĝis koresponde kun multaj landoj (ĉ. 15 el ricevitaj leteroj aperis en murjurnaloj). En gazetoj (urbaj k fabrikaj) aperis pli ol 40 notoj k leteroj, en murjurnaloj proks. 30 (de 1. 10. 29 ĝis 1. 8. 30). En sama periodo estis ricevitaj el eksterlando 325 leteroj, forsenditaj 210. La internacia interligo estis organizita malbone (ne sisteme). La redakcio de l’ loka tagjurnalo rilatas malfavore al ni (ĉar la Moskva «Lab.-Kamparana Koresp.» malrekomendas uzon de esp-o); la red. opinias, ke ĉiuj eksterl. esp-istoj estas social demokratoj, kun kiuj ili ne volas havi rilatojn. La junkom. jurnalo «Leninsk. Smena» kontraŭe rilatas favore al esp-o k volonte presas nian materialon. (Cetere distrikt kursoj por angla k germ. lingvoj en Kanavino ankaŭ nur vegetas, pro malfacilo de l’ studado. Internacia interligo per nacilingvoj ne progresas, malgraŭ redakciaj instigoj.) Je 1. 8. 30 la gruparo havis 65 membrojn (anst 150 antaŭjare). Same abono al la gazeto malprogresis. De 1. 10. 29 ĝis 1. 6. 30 vendiĝis 292 libroj (inkl. lerna literaturo). La statistiko estas mizera kompare kun antaŭa jaro. La ejo kostas ĉiumonate 8 rublojn k «formanĝas» grandan parton de l’ distrikt kom. enspezoj. Pri rilatoj inter SAT k SEU oni diskutis je 25. 7. k decidis peti CK SEU klopodi pri montranspago al SAT, ĉar la disvolviĝo de l’ movado estas tre malhelpata precipe pro foresto de «S-ulo», tiel de ĉiu ŝatata k legata. (Vjaĉeslav Kalaŝnikov, 1125 — Stalingrad. Ĉi tie elektiĝis je 15. nov. nova distrikta komitato en ĝenerala kunveno de esp-istoj.

Atentigo! K-doj metu sur siaj letero al la Redakcio ĉiam siajn nomon k adreson.

ĈE LA NEŬTRALULOJ

La urbestraro de Arnhem (Nederlando) disponigis al la Ĉe-Instituto grandan domon kun parko.

En Steyr (Aŭstrio) estas aranĝita ĉe la tiea garnizono la unua esp. kurso de la aŭstria armeo, kiun partoprenas 51 armeanoj.

En Riesa (Saksio, Germanio) partoprenas 194 infanoj en 11 kursoj ĉe la popollernejoj k ĉe supera reallernejo la esp. instruadon.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»: L’Eclaireur de l’Ain, Oyonnax, 16. 11., Konsumkoop. mov. en USSR (318), Škodovák (Skoda-fabrikano), Plzen, 21. 11., Stalingrada alvoko, (318).

Priesper. artik. k notojn enhavis: Signalen, Stokh., 20. 11., Socialist Youth, London, nov. (rubr.), The Young Socialist, Leeds, nov. (Fabeloj de H. Zur Mühlen, Petro), Le Progrès, Lyon, 12. 11., 17. 11., L’Effort, Lyon, 15. 11.

Pri SAT-Kongreso raportis: The Wheatsheaf, Bournemouth, julio, okt.

Peresper. materialon enpresis: L’Avant-Garde, Tours, 15. 11., Udarnik, Tuapse (Kaŭkazo), 7. 11.

Lucifer (liberpensula gazeto, monata), Bordeaux, notas ĉe sia titolo, ke ĝi korespondas en esperanto.

NIA POŜTO

A. C. 26. — Ni transsendis vian let. en la kompostejon por prikonsidero.

Emba. — Kion signifas en unu el viaj versaĵoj la vorto «incesa»?

11 893. — Via materialo por «LNE» ricevita. Enmeto dependas de disponebla spaco, ĉar tiuj verkaĵoj estas tre ampleksaj.

10 504. — Kiam ni havos liberan lokon en felietona parto, ni enmetos vian skizon.

9951. — Via versaĵo estas bela; sed pro lokomanko ĝi bedaŭrinde ne povas aperi nuntempe. Ĉiuokaze ni utiligos ĝin je konvena tempo. Red.

KORESPONDADO

AŬSTRALIO

— 24 j. K-do deziras amikiĝi kun K-dino por pli poste kunvivi. — Interŝ. fotojn, PK, PI. Adr.: J. Di Rago, Richmond, N. S. Wales.

FRANCIO

2 junkom. (19—20 j.) koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Skribu al: K-do Moreau Roger, faubourg Pont-Levis, Saint Junien (Haute Vienne).

— Kelkaj lernantoj koresp. kĉl, L, PK, PI, PM. Skribu al: K-do A. Leininger, 21 rue des Romains, Amnéville (Moselle).

GERMANIO

K-do Kurt Friedrich, Talstr. 10, Gränitz Post Grosshartmannsdorf i/Sa. koresp. kĉl, pri ĉ. temoj.

K-do Otto Martin, Andrestr. 5, Chemnitz, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PK, PI.

— 2 K-doj koresp. kĉl, precipe pri politikaj temoj, L, PK, PI. Resp. garantiata. Adr.: Otto Lingner, Schiessgraben 18, H.-Schkeuditz.

— 15 gelernantoj veturontaj al la Olimpio en Vieno koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Adr.: Herbert Gutte, Richard-Wagner-Str. 4, Gera/Th.

K-do Anton Apfelthaler, Stolpener Str. 8, Radeberg/Sa., kĉl, pri ĉ. temoj.

K-do Ernst Georgi, Dechenstr. 32, Merkstein II./Aachen, kun gesportuloj ĉl. por renkonti nin dum la Olimpio en Vieno 1931. Resp. garantiata.

— Interŝ. 50 div. PM de Danzig kontraŭ la sama kvanto de aliaj landoj. Resp. garantiata. Adr.: K-do Alfred Richter, Geilenkirchener Str. 425, Merkstein II/Aachen.

K-do Karl Böhm, Kleinhessen/Pleisse i. Sa., kĉl, L, PK, PI, bfl. Resp. garantiata.

NEDERLANDO

— 5 geknaboj (13—15 j.) koresp. kĉl. gelernantoj samaĝaj, L, PI. Adr.: K-dino M. van Essen, Marken-Binnen ap. Wormerveer.

POLIO

K-do A. Pasmanik Nowomiejska, 26, Lodz, kĉl, PI, Resp. garantiata.

— 2 K-doj (tajloro k tibiingisto [?]) koresp. kĉl. samprofesianoj, precipe kun francaj. Adr.: Leo Bornŝtajn, Konstantynowska, 45, Lodz.

— Esp-istoj ĉl. atentu! — Jam de longe mi estas senlabora k serĉas nun iun ajn laboron (mi estas fulmigisto [?]). Bonv. informi min k sendi paperaĵojn. Adr.: Ersz. N. Szapiro, Ciechanowiec, Woj. Bialystocki.

SVEDIO

— Svedo koresp. kun eksterlandanoj, precipe de Japanio, Hindio k Ĉinio. Adr.: Eric Fredin «Kronan» Gunnarstorp.

POLLANDANOJ — ATENTU!

La Sekretariejo de Laborista Esperantista Societo «Praca-Laboro» en Pollando alpaŝis al preparado de ĝenerala ADRESLIBRO de pollandaj esperantistoj. Por ke la forto de l’ laborista esp. movado en Pollando estu digne en ĝi respegulita k reprezentata, ĉiuj lab. esp-istoj devas en ĝi troviĝi. Pro tio ili estas petataj sendi sian aliĝon al la Redakcio de l’ libro, por ricevi de tie detalan prospekton. — La libro kostos ĉe antaŭabono 2 zl., post la presigo 3 zl. Rapidu do antaŭmendi al la adreso: Jan Zawada, sekr. «Laboro», WARSZAWA, M. O. Czerniaków, ul. Zaciszna 2 (Pollando).

[REKLAMO p.8] Aperis: LA MORTADO de prof. d-o HERMANN NOTHNAGEL. El germana lingvo tradukis Bernhard Selzer, Wien Sekretario de Aŭstria Esperanto-Delegitaro. La problemo pri mortado profunde okupanta k kortuŝanta la homan genton de eterne estas tie ĉi en interesa maniero priparolita en klara k populara lingvo de prof. d-o NOTHNAGEL, unuaranga medicina scienculo, kiu dum sia tuta vivo profunde studis k esploradis ĉiujn ĝiajn kaŭzojn k fazojn. La libro valore pliriĉigas nian popular-sciencan literaturon k [nelegebla] bone taŭgas po [?] grupaj lekcioj. Prezo: 1 germ. mk. + 10% sendkostoj. Mendebla pere de Administracio de SAT Colmstr. 1, Leipzig O 27.

ENHAVO

paĝo
Centjara soleno de kultura hontaĵo 81—82
El Francio 82
Kontraŭmilita amaskunveno en Bern 83
La klasbatalo tra la mondo 83—84
Kiel propagandisto en Anglio 83—84
Centra Domo de Kamparano 84
Pripensinde 84
Frenezaĵoj 84
Junulara Paĝo 85—86
Tra Esperantio 86—88
Korespondado 88

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

Núm. 324, 18 de desembre de 1930

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

7-a JARO, N-o 324 — LEIPZIG, 18. / 12. 1930

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE — REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). — APERAS SEMAJNE

REVOLUCIO DE L’ JARO 1905 EN RUSIO

En tiu ĉi aŭtuno (1930) pasis 25 jaroj depost la rusa revolucio el jaro 1905. Okaze de tio eble ne estas troaj sekvantaj linioj.

Kiam en la jaro 1904 la rusa caro ekmilitis kontraŭ Japanio k per sia jam lacega armeo atingis nur malvenkojn, la malkontento ĉe la popolamasoj kreskis. La carismo per siaj ĝendarmoj ĉiutage arestis centojn da malobeemaj civitanoj, konfiskis gazetojn k cenzuris la librojn. Estas fakto, ke oni malpermesis vendi iun kuiristan libron, en kiu estis aldonita pri iu manĝaĵo, ke oni devas ĝin dum preparo porti iom en «liberan aeron». La lastaj vortoj ŝajnis al la carismo tiom teruraj k kontraŭregistaraj, ke la libro estis malpermesata!

Kiel vundita sovaĝulo la carismo penis mortigi la revolucian ondon per kruelaj buĉadoj. La revolucia ondo kreskegis de tag’ al tago, minacante formanĝi la carismon.

La unua mortigado okazis jam la 9-an de januaro 1905. Ĉi tiu nur kreskigis la malkontenton ĉe la amasoj k en oktobro/novembro la registaro devis kontraŭstari jam organizitan revolucian movadon. En la komenco de oktobro oni komencis en unu presejo en Moskvo postuli por si iom pli altan salajron. Nome la laboristoj postulis, ke oni kalkulu kiel literojn ankaŭ intersignojn (punkton, komon ktp.). Tiu tre malgranda postulo larĝiĝis en la mezo de oktobro, k el ĝi fariĝis vasta strikmovado, kiu igis al si obei la caran absolutismon.

La 7-an de oktobro strikis en Moskvo jam 50 presejoj. Post kelkaj tagoj ekstrikis ankaŭ la bakistoj. La 15-an de okt. decidis ekstriki ankaŭ presistoj en Peterburgo (nuntempa Leningrado). Tion ili faris kiel simpati-montradon al siaj Moskvaj samsortanoj.

Samtempe ekorganizis strikon fervojistoj. La organizlaboro estis jam pli frue komencita. Dum la somero oni fondis Fervojistan Ligon, la 3-an de okt. kunvenis la delegitoj de fervojistoj en Peterburgo, kun premeso de l’

[BILDO p.1 | 36,41,60,72] Linogravuraĵo: amaso da strikantoj marŝas zigzage inter urbaj domoj kaj fabrikoj; malsupre la vorto «STRIKO» kaj la monogramo «H. L.». Subskribo: Originalo de SAT-ano HERM. LINSEISEN.

registaro, k ili disputis pri sia pensikaso. Kaj, kvankam oni en tio vidis nenion strangan, la kongreso eksteriĝis el la kadro de sia origina tasko, k fariĝis politika kongreso, kies gravo k influo poste vastiĝis malproksimen. La nomita kongreso decidis ne plu aprobi lokajn, izolajn strikojn. Oni jam vidis, ke per unuopaj lokaj strikoj oni ne atingis multon. Tiuj perdigis nur forton k ne kondukis la fervojistaron al venko. Tial ili komencis antaŭprepari grandan, tutlandan strikon. Oni intencis prepari ĝin en la tuta lando tiel bone, ke la bato nepre fariĝos forta k igos la registaron akcepti la postulojn de l’ fervojistaro.

La Fervojista Ligo donis jam tiutempe ordonon pri tutlanda striko, per kiu oni deziris nur konstati, pri kiom grandaj fortoj oni disponas, per kiuj oni povus en decida momento ataki. La decida paŝo — tutlanda granda striko — laŭintence devus okazi en januaro de 1906… Kaj efektive, jam la 20-an de okt. 1905 oni haltigis unue la trafikon sur fervojlinio inter Moskvo k Kazano, sed ĝis 30-a de okt. sekvis al tiu provo ĉiuj ĉefaj fervojlinioj, k la trafiko en la gigantŝtato estis preskaŭ morta.

La 24-an de oktobro komenciĝis telegraf- k poŝt-striko. Poŝtistoj k telegrafistoj ĉesis alporti leterojn k telegramojn.

Ne nur en eŭropa Rusio k Polio, sed ankaŭ en Kaŭkazio k Siberio haltis la trafiko, 85% da fervojistoj strikis. Fervojistoj en Finlando ĉesis labori la 30-an de oktobro. Telegrafe oni sciigis al ĉiuj fervojistaj unuiĝoj la strikdevizojn: 8-hora labortago, civitanaj liberoj, amnestio ktp.

Pro la pligrandiĝo de strikpartoprenantoj kreskis ankaŭ la kuraĝo k memstareco de strikantoj. Trans la ekonomiaj postuloj leviĝas klaspolitikaj postuloj, la striko alprenis revolucian karakteron. La malhelpaj agadoj de l’ polico elvokis nur ridon. La striko havis kiel celon trafi k vundi la ekonomion de la grandŝtato.

La striko ordonis al la lokomotivoj, ke oni devas «ellasi vaporon», k… tio okazis. Same devis obei al la ordonoj de l’ strikmovado la elektro. Oni mallumigis vojojn k stacidomojn. Kaj kie oni provis malhelpi tiun ondegon, tie ĝi eĉ disrompis fervojajn relojn k pontojn. Sed se estis bezonate disvastigi revoluciajn flugfoliojn, tiam oni igis labori presejojn; se estis bezonate dissendi strikordonojn, tiam devis labori telefonfadenoj k loko-

— pàgina 2 —

90 — SENNACIULO

motivoj ne povis neveturigi strikdeputitojn.

Sed alie ĉesis funkcii eĉ apotekoj k… juĝejoj, ĉar striko ne etendiĝis nur sur fervojojn, sed disvastiĝis en la urboj, inter la instruistoj, vendistoj ktp. ktp. Kunvenis amasegoj sur la foirplacoj en la urboj, la laboristaro diskutis, kiel agi. Ĉiuj stratoj estis plenegaj je homoj.

Sed — subite aperis soldatoj surĉevalaj. Stratoj k placoj pleniĝis je ili. Laŭ la ordonoj de caraj ĝendarmoj oni atakis la popolon, surrajdis la homojn, batadis per glavoj k — pafis al senarmila amaso. Ili venis ne donante okazon eĉ al virinoj k infanoj forkuri. Sur la stratoj fluis sango. Jes, fluis sango ne nur de strikantaj viroj, sed ankaŭ de senkulpaj patrinoj k infanoj.

En Tallinn (la nuntempa ĉefurbo de Estonio) oni entombigis la sekvontan tagon 64 homojn. Tiel grandan amason da funebrantoj vidis Estonio nek pli frue nek poste! — Kaj post 13 jaroj la ĉefoj de tiuj sangverŝadoj, rusa caro kun siaj helpantoj, ricevis de la laboristaro la al ili deziritan finon. Kompilis N. Ruus (15 428), Estonio.

POST LA MANIFESTACIO

EMBA

Gutoj… sangogutoj ruĝfunebras sur pavimo, plore festas la animo. — Makulas la ŝlimo.

Gutoj… ruĝaj sangogutoj fluas dense el la koro, pro postulo de laboro. Kuŝas morta sur pavimo jen proleto — la viktimo… — Makulas la ŝlimo.

Gutoj… sanktajn sangogutojn… verŝis nia frato-membro la unuan de septembro. Gutoj… sanktaj sangogutoj… dum ĉi bela, sankta tago vokas nin al nova ago. Kaj ĉi sanktaj sangogutoj dum funebra kanto sonas, firman fidon al ni donas, al batalo sur pavimo… — Makulas la ŝlimo.

Gutoj… sanktaj sangogutoj, ruĝu, brilu sur pavimo! Se fluos el vi plena maro, eĉ tiam venkos proletaro! — Forestos la ŝlimo.

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA NOVA EPOKO» ★

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

Industrio ne trafita de la krizo (Francio)

La karbminej-posedantoj scias, malgraŭ la ekonomia krizo, konstante pligrandigi siajn profitojn, pli k pli skandaligajn. Jen, en la norda departemento, la societo Eskarpel (Escarpelle), inter la 1. julio 1929 k 30. junio 1930 amasigis milionon da frankoj pli da profito ol dum sama periodo de l’ antaŭa jaro (sume 15 830 416 da fr. francaj anstataŭ 14 736 271 fr.). Tiuj profitoj prezentas la nombron 340% kompare kun la kapitalo, kiu estas 4 518 400 fr. La dividendo estas altigita al 150 fr. po akcio anstataŭ 130 lastjare. En departemento Pa-de-Kale (Pas de Calais) societo Marl (Marles) efektivigis 2 milionojn pli da profito ol pasintan jaron; tiuj profitoj prezentas 22% de la kapitalo; oni disdonis dividendon de 40 fr. po akcio anstataŭ 37,50 fr. lastjare. En sama departemento, dum sama periodo, la malgranda minejaro Karvan (Carvin) sumigis 600 mil frankojn da profito plia ol pasintjare, kio reprezentas 100% de l’ kapitalo; dividendo 100 fr. po akcio anstataŭ 85 fr. lastjare.

Malgraŭ tio, ĝis lasta tempo tiuj posedantoj obstine kontraŭstaris al tre modera postulo de l’ ministroj pri 8-taga pagata ripozo dumjara. Finfine, la 29-an de novembro, laboristaj k mastraj delegitoj interakordis pri konvencio, kiu garantias al tiuj laboristoj ne tion, kion ili postulis, tamen almenaŭ kelktagan pagatan libertempon — nome 6 tagojn por ĉiuj en la minejo laborantaj laboristoj (francaj k fremdaj), 3 tagojn por ĉiuj gelaboristoj surface okupitaj. Krome la koncerna laboristo devas esti dungita almenaŭ jaron ĉe la sama entrepreno.

Laŭ informoj en francl. lab. gazetoj.

RENOVIGU VIAN ABONON KAJ VARBU NOVAJN ABONANTOJN!

Tiuj du devizoj marteliĝu en vian cerbon en tiu ĉi jarfina periodo! Kaj se restas al vi monrimedoj, pensu ankaŭ pri solidara helpo al SOVETIANOJ, kiuj avidas resti abonantoj al «S-ulo»!

Ĉiu nova abonanto signifas garantion certan por la progreso, la baldaŭa pliampleksigo de nia gazeto.

La kondiĉoj en la Kongo-kolonio

Dum en Eŭropo oni alcelis taglaboron de 8 horoj, oni ĉi tie ne konas tiajn klopodojn. Ĉi tie ni devas dediĉi tutan nian tempon al la kapitalistaj entreprenoj, ni ne ripozas krom la sola posttagmezo de dimanĉo. Laboro de 10—11 horoj estas jam favora kondiĉo. La negroj ne estas pli feliĉaj; la entreprenoj ne permesas doni al ili unu ripoztagon semajne. Tamen ni estas ĉiuj malsanaj pro la malbona klimato. Necesas insiste averti, ke junuloj, kiuj deziras iri Afrikon, tie estos trompitaj: oni faras multajn promesojn, sed poste nenion plenumas. En Afriko regas nur senlima ekspluatado al laboristoj, k la entreprenoj povas permesi al si tion, ĉar ili estas ŝirmitaj per la leĝoj en Belga Kongo. En Franca Kongo estas same, sed en la Belga ekzistas plie la misiistoj, kiuj helpas sklavigi negrojn k proletojn. Tute ne ekzistas leĝoj, kiuj protektas proletojn, kiel en Eŭropo. La sindikatoj estas malpermesitaj en Kongolando, nur la katolikaj rondoj havas ekzistorajton.

Gézéquel, Léopoldville (Belga Kongo).

Kristanaj manieroj (Nederlando)

En nia landeto kun ĝia pia, dikredema katolika k protestanta popolo, la faŝisma spirito trovas fruktodonan grundon. Post hontindaĵoj en Mastriĥto la urbo Harlemo altiras nian atenton kiel kovujo de l’ katolika eklezio. Senlaboruloj kolektiĝis sur vendeja placo antaŭ la urbdomo, kie kunvenis la urbkonsilantaro. Laŭ la gazetoj, la senlaboruloj penetris en apudan strateton k minacis rompi la fenestrovitrojn. Kiam ili rifuzis foriri, la policanoj ilin atakis, ne nur per kaŭĉukaj bastonoj k sabroj, sed ankaŭ per brigado el polichundoj, kiuj mordis multnombrajn personojn. Tiu ekzemplo montras en akra lumo, kiujn agojn kapablas plenumi la kristanaĉa kapitalistaro reganta. Nur 2 policanoj estis vundataj pro sia atako sovaĝa al malsatuloj kun helpo de hundoj.

Ariadno.

Faŝistaj atakoj en Hago (Nederlando)

Dum la lastaj tagoj senlaboruloj en Holando okaze de siaj manifestacioj estis atakataj de faŝistoj; en Hago ĉi tiuj atakis ne nur la senlaborulojn, sed ankaŭ la policistojn. La faŝistoj aranĝis publikan kunvenon por priparoli la krizon en agrikulturo. Komunistoj interrompis, k la faŝistoj atakis ilin per ponardoj. Kiam la policistoj klopodis dispeli la amason, la faŝistoj ankaŭ atakis ilin. En Roterdamo manifestacio el 2000 senlaboruloj estis dispelata.

Resumo laŭ «Ĉiutaga Heroldo», Lond., trad. I. F.

Korektoj. En n-o 322, bonv. legi sur pĝ. 79, 1-a kolono, lin. 23 de supre «ĝis» anst. ĝi (estos kreita…); en la 2-a kol. de l’ sama pĝ. la citsignoj en la 2-a alineo devas esti metataj post k ne antaŭ la vortoj: Oni informas; sur pĝ. 77 legu en la 3-a lin. de l’ 1-a kol. malvolvo (anst. malvolo).

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 91

ĈU REVOLUCIO

El ĉiuj korespondaĵoj, kiujn mi ricevis el Sovetio lastatempe, evidentiĝas la espero k eĉ la kredo je baldaŭa revolucio tuteŭropa aŭ eĉ tutmonda (proleta). Mi kredas, ke tiu kredo kolektiva je revolucio devenas de la informado de la sovetia gazetaro k de la diversaj instancoj. Tiu informado laŭ mi ŝajnas absolute necesa por la sovetia popolo, ĉar tiu homarego multmiliona nepre bezonas esperi je la ĝeneraliĝo de la sistemo, en kiu ĝi vivas k kiu estas nur nuntempe loka. Tiu kuraĝa popolo, kiu ĉiel suferis por atingi la revolucion k la starigon (konstruadon) de socialismo, ne povas esti malkuraĝigata per anoncoj pri malvenkoj de la Revolucio en la aliaj landoj. Sed mi, kiel SAT-ano, ne povas, ne rajtas lasi en malscio miajn samasocianojn sovetiajn. Kaj mia prideva konscio paroligas min hodiaŭ tute sincere al miaj karaj amikoj vivantaj en la plej diversaj regionoj de Sovetio. Mi laŭagas la celon de SAT «ke ili fariĝu la plej kapablaj k plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj».

Se la grandan amason ne helpus (eĉ malhelpus) la scio pri la nuna situacio, la sovetia SAT-anaro devas esti pli forta k por trafe, por revolucie agi, ĝi devas koni la malbonon, la ĝustan pozicion de la revoluciaj partioj. Ankaŭ la direktantoj de Kominterno konas tiun situacion, k antaŭ nelonge ĝi admonis severe la diversnaciajn sekciestrojn pro la malbonaj rezultoj atingitaj. Do, se tiu scio ne malkuraĝigas la estrojn, ĝi ankaŭ ne malkuraĝigu la SAT-anojn. —

K-doj, la Revolucio ne estas baldaŭa. En ĉiuj landoj eŭropaj ĝi estas pli malproksima ol ĝi ŝajnis antaŭ kelkaj jaroj. La amasoj malbone direktitaj de la ĉefoj ofte tro profitakiremaj, pli k pli malinteresiĝas pri la poridea batalo. La diversaj politikaj partioj (akceptantaj kiel bazon la klasbatalon) jam delonge bataligas la amasojn nur sur materiaj faktoj ofte nur oportunismaj (altigo de salajroj, strikado, rezisto al malplialtigo de l’ salajroj). Certe ekzistas fakoj por eduko ĉu marksista, ĉu leninista… sed tiuj fakoj ne trafas grandan sukceson. La studrondoj estas nur afero de kelkaj personoj en ĉiu urbo k la proletaro restas tute needukita laŭ la idea, teoria vidpunkto.

Tamen la sovetia proletaro estas admirinda; per siaj tutaj fortoj ĝi provis starigi la venkon de la revolucio en Eŭropo. Multaj sovetiaj laboristoj suferis materie por ebligi monsendon (helpon) al diversnaciaj sekcioj. La mono estis sendita eksterlanden. Sed ĉu la sovetia laboristaro scias, kiel estis uzata ilia mono? La plej granda parto estis uzata por kontraŭbatali la alitendencajn laboristojn tiagrade, ke hodiaŭ oni povas diri, ke laŭŝajne la laboristoj pli inter-malamas ol laboristoj al burĝoj, al kapitalista reĝimo. Tiu agado multe malhelpis al unueco k kreis foson en la vicoj de la laboristaro. Tiu interfrata batalado naŭzis grandan parton de la homaro, kiu nun atendas ion novan por relabori revolucie. Alia parto de la mono, sufiĉe granda, estis uzata por pagi la vojaĝon al la estroj de la sekcioj al diversaj kongresoj. Oni povas diri, ke kelkaj ĉefoj fariĝis kvazaŭ ĉiamaj kongresantoj… dank’ al la mono de la sovetia laboristaro. Sovetio invitis ĉiujare delegitojn el ĉiuj sekcioj, por surloke studi k por poste raporti en sia sekcio, pri la progresoj en Sovetio. Bedaŭrinde ne ĉiuj invititoj¹, ĉefe laboristoj, povis akcepti la inviton, malgraŭ sia arda deziro, ĉar neeblis forlasi la ĉiutagan laboron: la mastro certe maldungus ilin pro tro longdaŭra foresto. Do, oni sendis en Sovetion, ĉu sekretariojn de sindikatoj, ĉu oficulojn de la Partio, aŭ liberprofesianojn (kuracistojn k. a.), ĝenerale homojn, kiuj tre ŝatas vojaĝi por vojaĝi (kien ajn), sed nur malofte personojn, kiuj estas ĉiutage miksataj inter la laborularo de l’ komerco, de l’ industrio aŭ de la

¹ Inter kiuj la aŭtoro de ĉi tiu artikolo.

[REKLAMO p.3] Devus esti la konstanta konsilanto k kunlaboranto de ĉiu esperantisto la relative treege malkara PLENA VORTARO DE ESPERANTO. Volumo de 536 pĝ. en formato 14×20 cm. Prezo: bindita ekzemplero 10 mk. g. afrankite; broŝurita „ 9 „ „. Nur por aktivaj membroj (t. e. membro-abonantoj) de SAT validas rabato de 20% je tiu ĉi verko. Mendu ĉe Adm. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 aŭ Direkcio de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX

Vojaĝimpresoj de K-do Perer¹

La legantoj povis trovi en n-o 313 la bildon de la kuraĝa mond-ĉirkaŭ-biciklanto K-do Perer (Peraire), kiu nuntempe estas survoje al Saigon (Hindo-Ĉinio), post triumfa akcepto en Japanio. Certe priskribo de liaj impresoj (kvankam nur ekstraktaj, pro manko de loko), en «S-ulo» trovos sendube bonakcepton ĉe niaj legantoj, kiuj ne malprave admiros la eksterordinaran energion de tiu juna SAT-ano. Red.

Enkonduko

Someron 1925 — mi partoprenas universalan ekspozicion de dekorartoj en Parizo. Multajn eksterlandanojn mi vidis; esperanto jam ekallogis min, ĉar mi tie trovis okulfrapajn pruvojn pri ĝiaj mirindaj ecoj.

Jaron 1926 — mi militservas. En liberaj horoj, en kazerno, mokate de l’ kamaradoj, mi studas esp-on. 6 monatojn poste mi komencas korespondadi.

Aŭg. 1927 — fininte militservon k finlerninte la lingvon en Liono (Lyon), mi partoprenas la Lionan SAT-kongreson, kiu entuziasmigas min. Mi serioze pripensas malnovan ideon vagi tra la mondo.

Jan. 1928 — mi efektivigas mian projekton, ekklopodas ricevi sovetan vizon, germanan, polan ktp., pretigas ĉion senbrue.

Majon 1928 — per anonco en esp. gazetaro mi trovas akompanonton — esp-iston Posern (Döbeln, Germ.). Post sesmonataj klopodoj, la 20-an de julio, mi ricevas la sovetan vizon. La plejmulto da homoj, al kiuj mi konfesas mian projekton, mokas min. Tial neniu ĉeestas mian senbruan foriron je 24-a de julio, matene je la 6-a. Semajnon poste mi gastiĝas ĉe Posern en Döbeln. Ni zorge preparas la lastajn detalojn. 9-an de aŭgusto ni definitive forlasas Germanion kun difinita vojaĝcelo. Oficiale neniu organizo sin devigis nin helpi. Ni ekvojaĝis per niaj propraj rimedoj.

Decembro 1928: Post 5-monata kuna veturado ni jam atingis urbon Novorosisk en Kaŭkaza Sovetio. Ni jam traveturis Germanion-Ĉeĥoslovakion-Aŭstrion-Hungarion-Polion-Ukrainion-Krimeon. Ĝis Polio, la materialaj k moralaj kondiĉoj de nia vojaĝo estis bonaj; ĉie ni trovis bonajn vojojn, multe da esperantistoj ktp. Por vivteni nin, ni elspezis la ŝparitan monon, vizitis esp. grupojn (Radeberg, Teplitz, Brno, Pardubice, Vieno, Bratislava, Budapesto, Gyonguoŝ, Kolomea, Lvovo k. a.) k organizis vesperaranĝojn. Malgraŭ tio, la mono ne sufiĉis. Dumvoje okazis kelkaj malagrablaĵoj; ekzemple, ni eraris dum 55 horoj tra la Karpataj montoj, tute sen manĝo. Poste komenciĝis la grandaj malfaciloj.

Iom post iom la vojaro malaperis. La 12-an de oktobro en Ukrainio nin trafis neĝo. Ni konatiĝis kun rusaj kotegozaj kutim-irejoj. En Krimeo dum novembro ni retrovis varmon k eĉ konatiĝis kun dezertaj specialaĵoj: sablo, stepoj, akvomanko, domforesto ktp. Baldaŭ ni atingis Simferopolon, Sebastopolon, Jalta ktp., pri kio multo estus rakontinda…

Post lasta danĝera aventura enkotiĝo en norda Kaŭkazio, kie nin savis nia esp-scio, ni atingis Novorosiskon en plena vintro. Sur montoj neĝis. Vento blovegis malvarme. Mi singarde decidis travintri ĉi tie. Mia K-do Posern preferis daŭrigi. Ni do disiĝis, k Posern atingis meze de vintro Baku k eĉ Teheranon. Pluen li

¹ France: Peraire.

— pàgina 4 —

92 — SENNACIULO

kamparo. Tiel la preciza scio laŭsperta pri Sovetio restas la havo de kelkaj personoj izolitaj… aŭ interesitaj.

La laboristaro esperis je la sukceso en Hindio, en Ĉinio. En ambaŭ regionoj la revolucio trafis malvenkon. Poste grandskale estis montrataj la ŝancoj de revolucio dank’ al la ĝenerala krizo. Nuntempe ni povas konstati, ke la krizo helpis nur al la plifirmiĝo de l’ burĝaro. Preskaŭ en ĉiuj landoj, la faŝistaj organizoj plifortiĝas. La rezultoj de diverslandaj balotoj montras nerefuteble la progreson de la dekstraj partioj. La junularaj organizoj «blankaj» estas multe pli agemaj ol la «ruĝaj». La krizo elvokita malhelpis al la revolucio. La laboristoj timas perdi sian laboron k silentas. Estis asertite, ke la nuntempa krizo estos decida; dume ĝi estas nur perioda. Eble pli intensa ĝi aspektas kiel tiu de 1920. La naciistoj uzas ĝin por prepari novan militon, ili lecionumas la laboristaron pri la kulpo de tiu aŭ alia nacio. Faŝistoj venkas en Germanio k alie. En la ĵus okazintaj balotoj en Aŭstrio la komunistoj eĉ ne sukcesis atingi unu elektiton. En Britio, kie la krizo estas jam plurjara, la fortoj de la laboristoj malprogresas (vidu la rezulton de la regionaj balotoj).

La nuntempa Brian-a (Briand) projekto kredigas multajn laboristojn pri sincero de la aŭtoro. Aliaj mokas ĝin k asertas ĝin neebla. Ambaŭ eraras: tiu projekto estas direktita kontraŭ la laboristaro, sed ĝi estas efektivigebla. La kapitalismo estas nun internacie organizita (laŭ grupoj) k ebligas tiun interŝtatan (interreĝiman!) aranĝon. Ĝia nura celo estas: ĉesigi la nuntempan krizon, prokrasti laŭeble tujan militon. Kaj ĝi sukcesos… malgraŭ ĉiuj mokoj… sed kontraŭ la laboristaro. Kaj la revolucio ne estos profitinta el la nuna krizo por antaŭeniri.

Ĉiarimede la kapitalistaj organizoj provos ne ankoraŭ interdetrui siajn havaĵojn… ili preferas prepari tute trankvile militon kontraŭ Sovetio, kie ili nuntempe ne posedas multajn detrueblajn posedojn… sed nur akirindajn interesojn.

La sovetiaj K-doj sciu, ke nuntempe en Eŭropo la kontraŭagado estas kvazaŭ nula, la revolucia spirito nevidebla. Ili postulu, ke ilia mono servu ne al materiaj ĝuadoj, sed al spiritaj celoj, al la revolucia edukado de la amaso, al la unuigo de la proletaj fortoj, al la agitado kontraŭ militoj. La mono alportu scion k ne vojaĝemon.

K-doj sovetiaj, pli bone estas koni malbonon ol ĝin malkoni, ĉar konante ĝin oni povas ekkontraŭbatali.

Leono Berjje [?] (630), Bruselo.

PACO, SCIENCA PROBLEMO

Vere, la paco estas scienca problemo. Mi ne diras sciencula!

Paco estas problemo de l’ scio.

Ne mirige; la sukceso de iu ajn deziro postulas preskaŭ ĉiam iugradan scion. Se mi volas translokiĝi de Bordo (Bordeaux) ĝis Parizo, mi bezonas scii ion. Nun ekzistas multaj rimedoj por la kontentigo de tiu deziro: landvojo, fervojo, mar- k riverveturo, aeroplano, aerŝipo. Mi bezonas nur scii, kie staras la stacidomo: facile akirebla sciaĵo, sed almenaŭ tion mi bezonas scii.

Antaŭ du jarcentoj la solvo ne estis tiom facila.

Paco estas problemo de scio.

Antaŭ kvindek jaroj jam oni pensis pri transportiĝo tra l’ aero. Oni celis al tio, sed estis trovinta nenion taŭgan. Ja ekzistis balonoj. Sed balono ne estas aerveturilo, nur supreniĝilo.

Tiam oni sciis preskaŭ nenion pri aerveturado.

La laborantoj, la serĉantoj de la flugproblemo estis diversopiniaj. Iuj serĉis la solvon, apogante sin ĉefe sur tiu konstato, ke jam oni scias supreniĝi en la aeron per balonoj; ilia celmetodo estis: direkti la balonojn.

Aliaj pensis, ke oni pli verŝajne sukcesos, se oni pli proksime imitas la vivajn naturaĵojn: laŭ ili la problemo de l’ aerveturado estis solvota kiel problemo de l’ flugado, flug’ uzata tie en sia mallarĝa signifo ne de aerveturo, sed de birdeca translokiĝo.

Kiuj el ambaŭ estis pravaj?

Suprajaj observantoj, konstatinte la grandan disvastiĝon de l’ aeroplanoj k la multajn fiaskojn de l’ direkteblaj balonoj senhezite respondos: la fluganoj sukcesis. Male, mi diros: ne! la fluganoj ĝis nun ege fiaskis.

Vere nun la sukceso de l’ multpezaj aerveturiloj estas ege pli trafinta ol tiu de l’ supreniĝemaj; — mi ne scias, ĉu la estonto konfirmos tiun sukceson, mi kredas, ke jes.

Tamen mi asertas: la fluganoj ege fiaskis.

La aeroplano, triumfanta aerveturilo, ne estas flugaparato.

La birdo por povi antaŭen nepre devas bati la aeron per siaj flugiloj. La aeroplano moviĝas dank’ al la helico; ĝiaj port-ebenoj restas preskaŭ senmove ligitaj kun la korpo; ili estas apenaŭ klineblaj.

En tiu problemo la solvo venis de neniu el ambaŭ tiam plej multe disvastiĝintaj opinioj pri ĝi. Eĉ ĝi venis de ie, kie neniu tiam opiniis, ke la solvo kuŝas.

Tiu ekzemplo montras, ke se la homaro vere volas sukcesi al iu problemo, ĝi neniam pravas limigante la kampon de siaj serĉoj al ĝi.

Antaŭ kvindek jaroj ĉiuj homoj, kiuj okupis sin pri aerveturo, opiniis, ke la solvo kuŝas ĉu en la direktado de l’ balonoj, ĉu en la flugado: ĉiuj senescepte eraris.

Ni ne forgesu tion, se ni volas la pacon.

F. Brossier (Parizo), SAT-ano n-o 23.

ne sukcesis iri, ĉar oni rifuzis al li hindan vizon. Li reiris al Baku k tie travintris. Liajn eksperimentojn mi profitis. Dum restado en Novorosisk mi vizitis (vagonare) Moskvon. Helpite de K-do Lapin, mi sukcesis aliigi mian vizon por daŭrigi la vojaĝon orienten, laŭ la konsiloj de l’ Moskvaj K-doj. Reveninte Novorosiskon mi konstruigis specialan aparaton por mal-enkotigi mian biciklon, post miaj spertoj pri rusaj ŝoseoj.

La 1. aprilo 1929 mi daŭrigis, sola, mian vojaĝon al Krasnodarsk-Stalingrado-Saratovo. Printempe mi konatiĝis, krom kun malbenitaj kotplenaj vojoj, kun la glacirompiĝo de l’ riverego Volga k sekvanta superakviĝo. Ofte ponto forestis, k naĝante mi devis trovi malprofundaĵon por transiri. Sen vojoj, en pluvo, nebulo ktp. mi trafis egajn malfacilojn, tiagrade, ke dum tago mi veturis bicikle… 12 km., ne manĝante pro manko de domoj! Kaj por kroni la duan parton de mia vojaĝo, oni min kvazaŭ arestis en urbo Saratovo. Feliĉe K-do Segal savis mian situacion, sed mi devis reiri Moskvon pro mia pasporto.

Moskvon, kiun mi vidis antaŭ 3 monatoj nur en malvarmego, mi trovis vigla, printempe vestita, vivoplena. Ĉie verdaj, arboplenaj stratoj, multaj parkoj k. a. Novan urbon mi preskaŭ kredis retrovi. Dum vintro la vivo tie estas vigla, printempe ĝi bolas. Mi kredis reveni Parizon — Parizon kun rusa stampo. Du semajnojn mi bezonis por denove leĝigi mian restadon en Sovetio. En junio mi do daŭrigis mian vojaĝon orienten. 10 mil kilometrojn mi planis fari antaŭ nova vintro sur mia biciklo, por trafi Ĉitan… .

(Daŭrigota.)

[REKLAMO p.4] Arta eldono, bele ilustrita, originalo de SAT-ano estas IL de LÉON BERGIERS, ilustroj de LUCIEN GILLES. La libro entenas sur 80 p. (form. 17×21 cm.) en la formo de mallongaj fragmentaj rakontoj ideojn, sentojn pri revolucio, proleta batalo k emancipado. Prezo: 1,80 mk. g. ADMINISTRACIO DE SAT, LEIPZIG O 27.

— pàgina 5 —

SENNACIULO 93

SENNACIULA SCIENC-KULTURA PAĜO

N-o 30 — Sub la Kontrolo de Scienc-Kultura (Akademia) Sekcio de SAT. Redakci-adreso: DIM. SNEĴKO, Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio). Sekretario de Sekcio (redakcia adreso por terorlandoj): H. MURAVKIN, Fürtherstrasse 11 a III, Berlin W 50 (Germanio).

Internacia Proleta Literaturo

Proleta literaturo estas unu el la bataliloj de l’ laborista klaso en ĝia revolucia batalo. Proleta verkisto devas kunligi sian verkaron plene kun la revolucia praktiko de sia klaso. Verkisto devas esti dialektika materialisto k lia verklaboro devas esti formo de politika elpaŝo, nun kiam pliakriĝis la klasaj kontraŭdiroj, kiam sur literatura fronto okazis klasa diferenciĝo de fortoj. Multaj verkistoj foriris de proleta fronto k aliĝis al fronto malamika-burĝa. Samtempe plifortiĝis proleta literaturo. Aperis novaj proletaj verkistoj, aperis novaj sufiĉe gravaj proletaj verkoj. Politika k mastruma krizo, kiun travivas nun landoj de Eŭropo k Ameriko, alkondukis al la fronto de proletaj verkistoj vicojn de antaŭe etburĝaj verkistoj. Ĉi lastaj plene akceptas nun taktikon de aktiva revolucia klasa batalo. Laboristkamparana korespondant-movado estas fonto, el kie aperos novaj verkistoj!

En Sovetio proletaj verkistoj estas unuigitaj en forta organizo: Tutunia Asocio de Prol. Verkistoj, kien eniras rusa, ukraina, blankrusa k. a. naciaj asocioj de prol. verkistoj. En Germanio antaŭ nelonge fondiĝis asocio de prol. verkistoj, kiu unuigas pli ol 250 aŭtorojn. Ĉi lasta aperigas sian organon “Die Linkskurve“ (Maldekstra linio). Usonaj verkistoj proletaj ankaŭ estas organizitaj. Ili aperigas sian organon “New Masses“ (Novaj amasoj). Polaj prol. verkistoj estas unuigitaj ĉe ĵurnalo “Kultura mas“ (Kulturo de amasoj); organizitaj estas ankaŭ ĉeĥaj k aŭstriaj prol. aŭtoroj. Ili ĉiuj unuiĝis en Internacia Oficejo de Prol. Literaturo. Lastjare fondiĝis novaj sekcioj: japana, georgia, bulgara, svisa.

Nun prol. literaturo estas sufiĉe forta. Venis jam tempo por fondi Proletan Literaturan Internacion, kiu estu klasbatala organo de prol. verkistoj. Prol. esp. verkistoj ankoraŭ ne tiel klare montris sian klasan vizaĝon. Etburĝaj motivoj ankoraŭ forte tenas prol. esp. verkistojn. Ni postulu klaran klasan ideologion en la verkoj de niaj literaturistoj! Ni ja ĉiuj kreas nacian laŭ la formo k internacian, proletan laŭ la enhavo literaturon. Verkistoj — sur barikadojn de klasa batalo!

Dm. Snejko.

Saluton al Internacia Oficejo de Proleta Literaturo — kiel batalstabo de internacia literatura gvardio de laborista klaso.

Pri la ĉi tieaj metodoj por pristudi la prostituon¹

(Letero el Italio)

Kvankam ne “fakulo“, jus mi havis okazon legi areton da italaj, germanaj, rusaj (antaŭmilitaj) k. a. verkoj pri prostituo. Malgraŭ ke ili devenis de tiel malsamaj landoj, ĉiuj ĉi verkoj montris iujn tute samajn metoderarojn, pri kiuj mi nun iomete parolos.

  1. Ĉiuj pristudas la virinojn, kiam jam ili estas prostituistinoj. Tial ĉiuj informoj pri ilia antaŭprostitua vivo devenas ĉu el peraj fontoj (polico, antaŭaj instruistinoj de l’ knabinoj), ĉu de la prostituistinoj mem, kiuj povas havi motivojn por mensogi tiurilate. Tiel multajn ecojn akiritajn dum la prostitua vivo oni emas taksi kiel kunnaskitajn; k oni perdas la plej taŭgajn sciigojn por esplori la “meĥanismojn“ (ĉu materiajn, ĉu psikajn), per kiuj “honesta“ knabino iĝas prostituistino.

  2. Oni ne “esploradas“, sed nur “esploras“ la prostituistinojn: plejofte oni vidas ilin nur unufoje, ankaŭ por ke oni povu kolekti pli grandan nombron da observitinoj. Nu, kiu povas efektive konatiĝi kun homo, kiun li vizitis nur unufoje? Tamen, per tiu metodo oni faras “psikologiajn esplorojn“!

  3. Tiuj esploroj plejofte okazas, ne en la medio, kie vivadas ordinare la prostituistino, sed en malsanulejoj aŭ malliberejoj.

  4. La esplorantaj sciencistoj estas “honestaj“ burĝoj, vivantaj en tute burĝa medio, k tial havantaj tute burĝhonestan pens- k sentmanierojn k vidpunktojn; sed la prostituistinoj estas “malhonestaj“, k plejofte de proleta deveno. Nu, kiam “sinjoro“ k “malriĉulo“ (eĉ — ambaŭ “honestaj“) interparolas, ambaŭ levas ĉirkaŭ si kvazaŭ “moralan (t. e. spiritan) muron“; eĉ pli dikan levas “honestulo“ k “malhonestulino“. La unua malestimas la duan; la dua timas k mensogas: ambaŭ ne komprenas sin reciproke.

  5. Tute oni ne atentas pri la pens- k sentmanieroj (precipe rilate la seksan aferon de la medioj (proletaj, vilaĝanaj), el kiuj devenas la prostituistinoj; tial, ofte oni priskribas ilin kiel “tipajn“ nur por tiu homklaso.

Per kiuj rimedoj oni povas forigi tiujn erarojn? Laŭ mia opinio, per jenaj:

a) Pristudi la prostituon ne “el ekstere“, sed “el interne“: t. e., pere de inteligentaj prostituistinoj aŭ eksaj, kiuj ĉu memvole, ĉu por gajni monon, akceptu verki mem pri tio, aŭ helpi la “honestan“ verkonton.

b) Bone pristudi la materian k moralan mediojn, el kiuj devenas la plejmulto el la prostituistinoj; t. e., precipe la vilaĝojn k la vilaĝaninojn.

Aliaj, eĉ pli taŭgaj rimedoj ne estas uzeblaj ĉi tie, ĉar ili postulus tutan aliformiĝon de la ĉi tie reganta pensmaniero.

Kritikemulo.

¹ Per tiu ĉi artikolo ni malfermas diskuton tiuteman.

EL SCIENCO K TEKNIKO

Elektrobuso

Dum la nuna trafikevoluo la dependo de la tramo de reloj laŭgrade komencas malhelpi, plej multe en mallarĝaj k angulecaj stratoj. La tekniko donis rezulte de siaj esploroj kombinajon el elektra tramo k benzina aŭtobuso. La preno de kurento okazas ĉe la elektrobuso simile kiel ĉe tramo per supra kondukilo, la suba parto kun siaj 6 pneŭmatikoj respondas al la aŭtobuso. La elektrobuso povas devojiĝi laŭnecese ĝis 4,5 metroj flanken el sia direkto. La elektromotoro ne forprenas tiom da valora loko kiel la benzinmotoro k ujo. Krome la vibrado k puŝado ĉe ek- k dum-vojaĝo tute forestas. La rapido restas la sama ĉe supreniro. Elektrobuso tiaspeca depost kelka tempo cirkulas sur linio Mettmann-Gruiten en Rejnlando.

Solvo de la relpuŝa problemo

Al ĉiuj estas konate, ke la fervojaj reloj havas laŭlonge interspacojn (12—17 mm) senteblajn per la ritmaj radpuŝoj dum vagonar-veturado, sed ne ĉiuj eble scias, ke tia puŝado kostas 65% de la tuta landa elspezo por fervojoj, — grandegan sumon. La interspaco necesas, ĉar somere la reloj pro varmo pli-longiĝas k deformiĝus sen ĝi, tiel ke okazus fervojaj katastrofoj. La frapado de la radoj tre rapide enbatas la eĝojn de la interspacoj, kio kaŭzas poste intensajn puŝ- k ĵetmovojn de la vagonoj; tio denove sufiĉe baldaŭ tute antaŭtempe malbonigas la risortojn k la vagonojn mem.

Ĝis nun oni provis malgrandigi la malbonon per kunveldo de kelkaj reloj je unu ĝis 30 metrojn longa (normala relo longas 15 m). Prove oni

Nia poŝto

Ne forgesu! Iom post iom venas materialo por speciala scienca n-o de “LNE“. Por ke ĝi estu diversflanka, ni turnas nin al ĉiuj sekcianoj ne forgesi pri sendo de necesa originala materialo.

Al ĉiuj. Red. informos aŭtorojn de artikoloj pri ilia sorto en la sekvonta SKPaĝo.

Salan (Francio). Kial do vi silentas?

— pàgina 6 —

94 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

KIAL DEMIDJUK REVIZIIS¹

Lastan semajnon mi pruvis nerefuteble, k K-do Demidjuk, k ne mi, “reviziis“. Kaj por kaŝi sian propran “reviziismon“, li aplikas la trivialan, bone konatan taktikon, kiu konsistas en tio: kulpigi aliun pri peko, kiun oni mem faris.

En la n-o 322 de “S-ulo“ ni publikigis ekstraktojn el dokumentoj, kiuj montras, ke jam en la jaro 1923 “certaj“ personoj en Moskvo volis revizii la starpunkton de SAT. Jam en tiu tempo la sennaciismo estis herezaĵo. Sed tiam K-do Demidjuk batalis kontraŭ tiujn “reviziistojn“. Li prave senmaskigis ilian neŭtralismon k suspektis ilian parolan revoluciismon. Estas ja interese memori, ke la jama(j) opoziciulo(j) ĉeestis la neŭtralan kongreson en Nürnberg antaŭ ol veni al Kasel por provi trudi siajn reviziistajn ideojn.

Sed kial do ili ne sukcesis tiutempe kolekti ĉirkaŭ si atentindan revizieman forton? Tial ke mi havis en la poŝo membrokarton de l’ komunista Partio. Estis ja malpli facile ol nun kredigi al la SAT-anaro, ke mi estas “oportunisto“, “kontraŭrevoluciulo“ ks. Tamen tiutempe sama estis mia opinio pri la organizmaniero de la laborista esperanta movado. Sed restas la fakto, ke komunistaj K-doj povis kredi, ke SAT estas “komuniste“ gvidata, ĉar la gvidanto estas kompartiano. Mi tamen ne eksiĝis el la partio, sed simple ne repagis la kotizon, komence de 1928. Morgaŭ mi povus realiĝi . . .

Kiam mi estis partiano, ne nur komunistoj kredis, ke SAT estas “komuniste“ gvidata, sed ankaŭ anarkistoj k socialistoj. Kaj tio estis la bedaŭrindaĵo. Tial, por eviti ĉian suspekton pri partieca gvidado, mi decidis resti ekster ĉiu partio. Mia eksterpartieco fakte ŝanĝis absolute nenion. Kiam mi estis partiano, neniam mi atentis partiajn konsiderojn en la gvidado de SAT; plie neniam mi partoprenis partian agitadon, tial ke tempo — k ankaŭ emo, tion malkaŝe mi konfesas — tute mankis. Ĉiu ja certe konsentos, ke la SAT-laboro povas plenokupi mian liberan tempon.

Partia membrokarto ludis por mi rolon de fetiĉo, de talismano antaŭ komunistaj K-doj. De kiam mankas al mi tiu objekto, de tiam falas sur min kritikoj k suspektoj. Kion mi povis skribi, antaŭ tri jaroj, sen ia risko ricevi riproĉojn de sampartianoj, tio hodiaŭ estas de tiuj samaj K-doj konsiderata kiel “nemarksista“, “oportunista“, eĉ “socialfaŝista“. Por ebriulo la etikedo sur la botelo gravas, ne ĝia enhavo. Tamen neniam mi atentis, ĉu miaj skribaĵoj estas aŭ ne “marksistaj“; k se okazis, ke ili estas tiaj, nu, ne domaĝas; en mala okazo, same.

Estas ja fakto, ke kompartianoj komencis opozicii, tuj kiam mi ne plu havis partibileton en la poŝo. La unua atako okazis en Göteborg; ĝi estis relative milda; en Lajpcig ĝi fariĝis pli akra k en London ĝi atingis la plejon.

Sed eble kelkiuj diros, ke tio estas simpla koincido. Oni ja povas tiel argumenti. Oni eĉ povas diri, ke mi neniam estis tre ortodoksa partiano. Tio estas vera. Mi eĉ ĉiam havis la firman konvinkon, ke partiaj instancoj ne kapablas doni trafajn direktojn por nia esperanta laboro. La partigvidantoj tute ne interesiĝas pri nia movado; ili ne konas ĝian esencan signifon k sekve povus nur ŝablone doni instrukciojn, kiuj eble taŭgas por la politika agitado, sed kiuj estas tute malĝustaj por nia afero.

Tion ne komprenis tiuj, kiuj volis ĉe la Kongreso de Göteborg trudi socipolitikan programon al SAT. Estis la dua serioza provo revizii la starpunkton de nia Asocio. Kaj kredeble la opozicio de Komfrakcianoj ne estus tiom akra k decida, se la Direkcio de SAT ne kontraŭstarus al tiu revizia entrepreno. Necesas ja forte konvinkiĝi, ke tiu programo en la okuloj de opoziciuloj celis trudi al nia organizo ian ortodokson. SAT, laŭstatute, akceptas anojn el ĉiuj tendencoj de la klasbatala organizita laboristaro. Se oni trudas al ĝi iun ajn programon, kiu ortodoksas kun tiu de iu aŭ aliu politika Internacio, tio signifas nekontraŭdireble revizii la ĝisnunan starpunkton de nia Asocio. Kaj la tiom diskutata programo tute harmoniis kun tiu de Komintern! . . .

K-do Demidjuk iatempe havis ankaŭ tiun saman opinion. Li k K-do Nekrasov letere avertis min pri la danĝero, kiun povus krei la akcepto de tia programo. Tiom pli, ke ties teksto devis esti submetata al la ekzameno de la Moskva partia instanco antaŭ la Viena Kongreso. K-do Demidjuk ne neos tion; li ja bone scias, ke mi posedas dokumentojn por pruvi mian diron. Sed necesas iom koni la postkulisajn klopodojn por kompreni ĝuste la historion de SAT k ĝian nunan staton.

Estas ja tre bedaŭrinda fakto, ke K-doj klopodas trudi al SAT la programon de sia partio, kiam ilia esperantista tasko devas esti trudi esperanton al la partio. Laborante en la Komfrakcio, mi ĉiam akcentis, ke la komunistaj SAT-anoj devas ĉiel provi atingi, ke Komintern enmetu en sia programo tezon pri internacia lingvo. Mi eĉ tiucele verkis sufiĉe ampleksan raporton, kiu estis prezentata al la koncerna Instanco en Moskvo. Sed eble tio jam aspektis kiel herezaĵo en la okuloj de “certaj“ personoj, kies ĉefa zorgo estas ĉiam aspekti pure ortodoksaj antaŭ partiaj instancoj.

La Frakcioj en SAT povus fari tre trafan k utilan laboron, se ili klopodus por trudi esperanton al sia respektiva Internacio. Sed kiam frakcia laboro celas trudi al SAT partian ortodokson, tio estas miscela k povas havi nur detruan efikon. Kaj tia nun estas la demando. Tion bone scias K-do Demidjuk mem. Li estas tro bone informita por ne havi la firman konvinkon, ke mi diras la veron. Kompreneble tion li ne konfesos; li eble neos kun ŝajna indigno. Tia lia sinteno povos eĉ trompi kelkajn K-dojn. Sed li ne trompos min k tiujn, kiuj estas ĝuste informitaj.

Sed mi konstatas kun bedaŭro, ke jam fariĝis sufiĉe longa ĉe tiu skribaĵo, kvankam mi ne ankoraŭ klarigis, kial K-do Demidjuk reviziis. Tion mi do faros proksiman semajnon.

E. L.

¹ Vidu n-on 323 de “S-ulo“.

apud Nürenbergo eĉ veldis relon 320 m longan.

Sed tute sen interspacoj ne eblas. Inĝeniero V. Abel, ne-specialisto, proponis jenan originalan solvon. Inter du reloj sen interspaco firme estas fiksata interreleto, havanta je ambaŭ siaj flankoj (ne finoj!) transversajn entranĉojn profundajn kiel kombilo laŭ maniero de tirharmoniko.

Ĉe varioj de la temperaturo la harmoniko kuntiriĝas aŭ malltiriĝas k la vagonaj radoj nenie trafas interspacojn danĝerajn.

Homo (2921).

[REKLAMO p.6] Ĵus aperis la decembra kajero de LA NOVA EPOKO monata literatur-scienca revuo de SAT kun interesaj vojaĝ-raportoj de SAT-anoj el Azio k Ameriko k daŭrigo de l’ rakonto pri aventuroj de sudafrika negra bubo. Ekde januaro en “LNE“: Pecoj el la Historio de l’ laborista esperanta movado! Unuopa n-o: 0,35 mk. g. Profitu novjaron por aboni! ADMINISTRACIO DE SAT, LEIPZIG O 27.

— pàgina 7 —

SENNACIULO 95

KOMUNIKOJ DE LA DIREKCIO

Kiel klarigite en la Protokolaro de l’ lasta Kongreso, per 114 voĉoj kontraŭ 72 estas akceptita la deziresprimo, ke principe la venonta Kongreso okazu en Moskvo. Estis akceptata nur la principo, tial ke ne estis farata “orda invito“ de la Moskvaj SAT-anoj. Jam forpasis pli ol 4 monatoj k invito ne venis. Intertempe ni eksciis, ke dum ni kongresis en Londono, okazis en Moskvo konferenco, ĉe kiu estis farataj skismigaj decidoj, interalie pri starigo de nova organizo, konkurenca al SAT, eldono de gazeto, starigo de Eldonkooperativo ktp. Decidoj, kiuj jam efektiviĝis.

Dume ni ricevis la 11. septembro 1930 inviton de la Amsterdama SAT-anaro k la 3. oktobro 1930 inviton de la Pariza. Ekzameninte k diskutinte la situacion k konsiderante, ke jam urĝas fari decidon, la Direkcio en sia kunveno de la 29. novembro 1930 unuanime decidis akcepti la inviton de la Amsterdama SAT-anaro.

Ni estas certaj, ke ĉiuj ĝuste komprenos nian decidon k ne konsideros ĝin kiel malkonsenton al tio, ke SAT-Kongreso okazu en Moskvo, kiam la tieaj lojalaj SAT-anoj faros al ni inviton, kiam ili povos pagi siajn kotizojn k donos la garantion, ke la Kongreso povos okazi en normalaj kondiĉoj.

La Kontrolkomitato de SAT al la Membraro

En Moskvo okazis la 7-an de aŭgusto 1930 kunveno de CK SEU (Centra Komitato de Sovetlanda Esperantista Unio). La protokolo de tiu kunveno alvenis ĉe la redakcio de “S-ulo“ el du sendintoj esperantlingven tradukita. En ĝi ni povas legi, ke estas decidite pri kreo de nova organizo k ke la reprezentantoj de G.L.E.A., K-doj Besler (Bässler) k Riĥter (Richter) proponis la aperigon de nova gazeto. K-doj Drezen, Demidjuk k Besler protestis k diris, la du unuaj, ke ne temis pri organizo, sed pri organizado. Ni petis de K-do Drezen oficiale ekzempleron de tiu protokolo. Ni ricevis ĝin k tradukigis de priruslingva profesoro (ĉe la Berlitza Lernejo en Bruselo) la tekston en francan lingvon. La traduko esprimis, ke vere temas pri decido krei novan organizon. K-do Besler protestis dirante, ke li ne partoprenis kiel reprezentanto de G.L.E.A. Sed laŭ la traduko de la protokolo li ĉeestis kiel reprezentanto. Tion atestas eĉ la traduko aperinta en la “Internaciisto“ (vidu la lastan paragrafon, temanta pri la kreo de nova gazeto). K-do Riĥter eĉ ne respondis je niaj leteroj.

Do ekzistas decido krei novan organizon k eldoni novan gazeton (tiu lasta decido fariĝis fakto). Absolute ne konsiderante la politikan flankon de tiu afero, ni nun restas sur la punkto:

Ĉu decido krei novan organizon k eldono de nova gazeto (ambaŭ konkurencaj al SAT) estas malobeo al la Statuto? La 4-a paragrafo, alineo d) de nia Asocia Statuto diras: “(ĉiuj aktivaj membroj de SAT devas) kelkvorte helpi al ĝeneralaj interesoj de la Asocio, neniam forgesante, ke ĝi havas celon samtempe idealan k praktikan.“

Ĉu kreo de nova gazeto k organizo estas malhelpo al ĝeneralaj interesoj de la Asocio? — Jes! sen ia dubo!

Tiu ago estas tiom pli kondamninda, ke la eldono de konkurenca gazeto k la starigo de konkurenca eldonsocieto okazas je la momento, kiam — pro reteno en Moskvo de grava kapitalo — pli ol 12 000 germ. markoj — SAT-eldonaĵoj troviĝas en tre malfacila situacio. Ĉiuj K-doj sciu, ke nur dank’ al 33 000 francaj frankoj pruntitaj al SAT de K-do Banmer, la lastaj eldonoj povis efektiviĝi (inter ili la “Plena Vortaro“). Plie, ni memoru, ke la monkolektado sur paĝoj de “S-ulo“ por la 2-a traktoro, estas prezentita kiel rimedo por akiri — per simpla kontotransskribo inter Leipzig k Moskvo — parton el la mono, kiu troviĝas ĉe SEU en Moskvo.

En la unua n-o de “Internaciisto“ oni povas legi “Por nia 2-a traktoro . . . Monon sendu (eĉ jam kolektitan) al la redakcio de “Internaciisto“ k ne al la administrejo de SAT, Leipzig.

Kiu honesta SAT-ano povas ankoraŭ dubi, ke tiaj agoj devas esti plej severe kondamnitaj? Kaj ĉar ni konstatas tiun malobeon al nia Statuto, ni demandu la Statuton pri la puno aplikenda en ĉi tiu cirkonstanco:

La 8-a paragrafo diras: “Estas eksigataj el SAT la membroj, kiuj ne konformiĝis al la Statuto, kiuj intence agis kontraŭ la celoj, principoj aŭ interesoj de la Asocio.“

Ĉar la devo de la K.K. estas obei k obeigi la Statuton, ĝi decidas proponi, laŭ Regularo de la K.K., al Plenumkomitato de SAT:

a) Eksigi jenajn anojn: Drezen E. (1518), Besler O. (715) k Riĥter F. C. (125).

b) Admoni severe la aliajn partoprenintojn al la kunveno de la 7-a de aŭgusto de CK SEU, pri kiuj la akuzoj ne estas sufiĉe personaj k kies libera agado eble ne ekzistas komplete (ekz. unu inter ili estis malliberigita iame pro kontraŭagado al E. Drezen. Nia aserto estas bazita sur skribaĵo de la koncernato mem).

c) Ke la supraj decidoj aperu en “S-ulo“.

(Akceptita per 2 voĉoj kontraŭ 1.)

UNU INTER MULTAJ

“Karaj K-doj! Vi promesis sendi al mi n-ojn 310, 311 k 312 de ‘S-ulo‘, kiujn mi ne ricevis. Nun mi plendas, ke post n-o 313 ne unu numero de la gazeto estas liverita al mi. Kion tio ĉi signifas? Antaŭe mi ĉiam akurate ricevadis ‘S-ulo‘n. Mi opinias, ke en tiu ĉi afero la poŝto ne kulpas, ĉar ekz. ‘Heroldon de Esperanto‘ (organon burĝan) mi ricevas ĝustatempe.“

KONTRAŬ LA SKISMIGAJ MANOVROJ

Rezolucio de l’ Federacia Komitato de F. E. O.¹

La Federacia Komitato kunveninta en ordinara kunsido la 19-an de novembro, konatiĝinte kun la Protokolo de l’ kunsido de Centra Komitato de S.E.U. de 7. aŭgusto 1930, publikigita en la n-o 315 de “S-ulo“ k diskutinte pri la ebla reefiko de l’ faritaj decidoj en la grupoj de la Federacio; konsiderante, ke la paragrafo f) “Proponi al G.L.E.A. k aliaj eksterlandaj laboristaj revoluciaj organizoj kreon de akcia societo por eldonado de revoluciaj esp. gazetoj k libroj, promesante ĉiel subteni ĉi eldonan iniciaton“ signifas tute evidentan rompon al la konvencio de Göteborg; ke tiuj decidoj, kiuj jam en siaj komencoj estas plenumitaj, preparas la skismon en la lab. esperantista movado;

protestas energie kontraŭ tiuj ĉi skismigaj manovroj k senrezerve kondamnas ilin; avertas la K-dojn kontraŭ ĉiuj tendencaj informoj; memorigas pri la rezolucio unuanime voĉdonita ĉe la Kongreso de Sankta Dionizo², lastan aprilon, k decidanta, “ke la Federacio Laborist-Esperantista (F.E.O.) devas daŭrigi bazi sian agadon sur la du principoj, kiuj inspiris ĝian Statuton k ĝin gvidis ĝis nun: la klasbatalo; la proletara unueco“.

(Unuanime akceptita.)

¹ Fédération Espérantiste Ouvrière (LEA por franclingvaj regionoj).

² France: Saint-Denis.

Deklaro pri plendo

K-do I. Majroviĉ, Lodz, kies nerespondon al leteroj priplendis Kievaj SAT-anoj, deklaras esti ricevinta nenian poŝtajon el Kievo. Ĝenerale el Sovetio venas tre malofte leteroj al Lodzanoj, spite iliaj penoj trovi kontakton kun Sovetio, ĉar la cenzuro konstante mal-

[REKLAMO p.7] Vi ne povis ĉeesti la 10-an Kongreson? Sed — vi povos elspezi sumeton de 0,50 mk. g. por legi la multtekstan, 84-paĝan PROTOKOLARO-n, kiu fidele respegulas tiun memorindan aŭgust-semajnon en Londono.

— pàgina 8 —

96 SENNACIULO

helpas. Se iu ne ricevas el Polio resp. al sia letero, ne kulpas pri tio la polia koresp-anto, sed la cenzuristo, kiu kaptis lian poŝtajon. Sovetianoj, sendu per flanka vojo por certigi al si respondon.

*

K-do R. Pförtner (6707) plendas, ke sekve de anonco en n-o 296 (“8 knaboj el Tarrasa korespondas . . .“) skribis 8 geknaboj el lia infangrupo, sed neniu el ili ricevis respondon.

TRA LA MOVADO

KRONIKO

AŬSTRIO. Linz. Trapasis nian urbon K-do el Aŭstralio k el Hungario. La unua, mondvojaĝanto, intervjuis la red. de l’ socialista ĵurnalo (Tagblatt), kiu aperigis longan artikolon. En nuna kurssezono komenciĝis 5 kursoj kun proks. 120 p. (el tiuj 1 kurso ĉe gimnastikuloj, unu por infanoj). 2. kurso por gimnastikuloj estas preparata. (10 622) — ESTONIO. Pärnu. Dum oktobro ĉe la loka Lab. Esp. Klubo funkciis kurso laŭ rekta metodo kun 40 p. La klubon vizitis hinda esp-isto Lakŝ. Sinha. Tallinn. Dum somero la loka Lab. Esp. Societo aranĝis siajn kunvenojn en libera naturo, ĉar la “Lab. Domo“, kie kunvenis maldekstremaj sindikatoj k lab. esp-istoj, estis police fermita. Depost okt. la kunvenoj ree tie regule povas okazi (ĉiumerkrede). Nin vizitis en okt. bulgara K-do Stojanov, kiu parolis esp-e en publika manifestacio, aranĝita de lokaj junsocialistoj okaze de l’ Junulara Tago. Sama K-do parolis ankaŭ en nepublika kunveno junsocialista pri Bulg. Kurso ĉe junsocialistoj laŭ rekta metodo kun 44 p. (gvid. K-do Ruus) komenciĝis 16. XI., en la klubo rektmetoda kurso kun 30 p. (gvid. K-do Kauer). 15 428. — HISPANIO. Terrassa. Dum sia bicikla vojaĝo tra Eŭropo ĉeĥa K-do Borgermeister haltis en nia urbo k vizitis la grupojn. Li paroladis antaŭ 40 p. pri siaj travivaĵoj k ricevis monhelpon de esp-istoj. Poste li vizitis la K-dojn en urbeto Rubi, ĉie helpate fraterce. (Chaler).

ĈE LA NEŬTRALULOJ

Post nelonge eliros la unua volumo de serio de esp. gvidlibroj de l’ Itala Turisma Klubo, en amplekso de 120 paĝoj, geografiaj kartoj ktp., pri “Milano k lagoj de Lombardio“. La eldono estas prizorgita de l’ Itala Esp. Federacio kun helpo de la Internacia Centra Komitato.

La 18. okt. malfermiĝis en la “Long-Island-Universitato“ (apud Novjorko) organizo sub nomo “Esp. Kosmopolito Amerikana“ kun 50 membroj, samtempe kurso kun 40 lernantoj. (A. L. Rubin.)

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Raporto de l’ Aerologia Observatorio de Tateno. N-o 4 (1930), 1. k 2. parto, kune 332 paĝoj. Form. 22×30. Sen prez-indiko. Adr. de l’ Observ.: Tateno apud Tutiura (Ibaraki-ken), Japanio.

Ankaŭ en ĉi tiu jaro, jam la kvaran fojon, tiu japana observejo meteorologia eldonas la rezultojn de siaj observadoj en esperanto. Propagandistoj, ne forgesu utiligi tiun fakton!

Wien kaj Niederösterreich. Eld. Komisiono por Fremdulfrekvento de la Liglandoj Wien k Niederösterreich, Wien VII, Messepalast.

16-paĝa faldita gvidfolio kun bela titolbildo k 27 entekstaj arte reproduktitaj fotobildoj pri vidindaĵoj en Vieno k Malsupra Aŭstrio. La gvidfolio estas senpage havebla ĉe supra adreso.

La Homo. N-o 1. Septembro. Monata bazara gazeto. Red.: Florian Amaru Paraschivescu. Adr.: Cernauti, str. Craiovei 14, Rumanio. 8 paĝoj. Form 15×30. Abonprezo: 1 dolaro.

Tiu propaganda gazeto enhavas artikolojn en esp-o, rumana k germana lingvoj. Ĝis nun ni nur vidis tiun ĉi unuan n-on, laŭ aspekto ne tre bele prezentitan. Kian signifon havas la subtitolo “bazara gazeto“, tio restas al ni nebula.

Konturo de Oomoto. Eld. Oomoto-Propaganda Oficejo, Kameoka Kiotohu, Japanio. 20 pĝ. Form. 15×11. Kun ilustraĵoj. Dua eldono.

Jen la dua eldono de propagandilo k klarigilo pri la moderna religia movado “Oomoto“, kiu havante sian originon en Japanio, celas infekti spiritojn en tutmondo.

Atentigo! K-doj metu sur siaj leteroj al la Redakcio ĉiam siajn nomon k adreson!

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo“: Ruhr-Echo, Essen, 10. 11., Religio k militismo en Port. (316).

Priesper. artik. k notojn enhavis: Signalen, Stokh., 27. 11., Labour Woman, Londono, dec. (rubr.), Freiberger Volksztg., 7. 10., L’Effort, Lyon, 22. 11., Neue Zeitg., München/Nürnberg, 18. 11., 29. 11.

Peresper. materialon enhavis: Neue Zeitung, München/Nrbg, 5. 11., 19. 11.

NIA POŜTO

Elfosanto. — Via manuskr. aperos. Vi ŝuldas por punafranko 0,30 mk. g. Bonv. pagi al Adm.

I. M. — Ni ne scias, pri kiu art. temas. Cetere pro manko de loko ni ne povas aperigi ĉion presindan.

6707. — La manuskr. aperos, tuj kiam eblas.

8048. — Prot. al D. V. Ĉ. delonge sendita.

Red.

KORESPONDADO

AŬSTRIO

— K-dino Hansi Wondraĉek, Quellenstr. 136/36, Wien-10, PI, bfl, prec. kun ekstereŭropanoj, krom germanoj.

— Ĉirkaŭ 20 gegimnastikuloj jus lernintaj esp-on koresp. kun gesamsportuloj, L, PK, kĉl. La unuan skribaĵon sendu al: Walter Fux, Rathausg. 1/III, Linz (Donau).

K-do W. Prieger, Leitendorf 45, Leoben, Stmk., kĉl, pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Resp. garantiata.

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do Jan Stanek (elektristo), esp. lernanto, Masarykova 54, Plzen-Doubravka, kĉl, PK, PI, PM, bfl, sendu 50—200 pec. PM, mi resendos la saman kvanton.

K-do Rudolf Burda, Jednotarská ul. 13, Plzen-Letná, demandas ĉl. Gek-dojn, ĉu en via lando ekzistas esperantlingvaj gramofonplatoj, kaj kiaj? Informoj estas petataj. (Ne korespondemas.)

FINLANDO

— Ŝakludantoj atentu! Mi dez. ludi letere. Skribu al: K-do A. H. Tähtinen, Österlanggat. 86, tr. 5, Abo.

FRANCIO

K-do R. Batteux, Sains Richaumont, Aisne, kĉl, L, PI, PM.

GERMANIO

— 20 geanoj de lab. esp. rondeto (komencantoj) 16—41 j. koresp. kĉl, L, PI. Skribu baldaŭ! Nepre resp. Adr.: Willi Zimmermann, Silberhöhe 12, Ammendorf b. Halle.

— SAT-rondo intencas aranĝi ekspozicion, ni petas ĉ. K-dojn por sendi materialon; L, PK, PI, gaz. il. ktp., bfl, PM. Ĉiuj ricevos danko-karton. Adr.: SAT-rondo (Kolodzinski), Rottstr. 52, Bochum.

KANADO

K-do Johano Post, 2061 Clarke St., Montreal, kĉl, pri ĉ. temoj.

POLIO

— Junsocialista rondo koresp. kun samaj organizoj pri politiko, ekonomio, organizformoj, kĉl. Resp. garantiata. Adr.: Markowski, Piekna 22—27, Warszawa.

ATENTU!

La loka grupo en Breslau de la “Interesuniĝo por ruĝa sportunueco“ dez. kolektive koresp. kun ruĝaj sportkolektivoj ĉl. Respondo k vigla korespondado estas garantiata. Skribu al: K-do Bernhard Peuker, Bärenstr. 33, Breslau 17 (Germanio).

Socialista infangrupo

gelernantoj de 12—16 jaroj serĉas kolektivan korespondadon kun eksterlandaj grupoj. Preferataj: Sovetio k nordaj landoj. Adr.: Essen, Leveringstr. 10, Bundesschule.

[REKLAMO p.8] Esperanto — Intersteno — universala — lingvo — skribo. Intersteno-lernolibroj. Koresponda skribo por Esperanto RM 1.— Rapida skribo por Esperanto . RM 1.— 3 aldonoj por po 7 naciaj lingvoj po RM 1.— Instituto de Intersteno Friedenstr. 79, Duisburg (Germanio). Haveblaj ankaŭ ĉe la ADMINISTRACIO DE SAT Colmstrato 1, LEIPZIG O 27.

ENHAVO

paĝo
Revolucio de l’ jaro 1905 en Rusio 89—90
Post la manifestacio 90
La klasbatalo tra la mondo 90
Ĉu Revolucio? 91—92
Vojaĝimpresoj de K-do Perer 91—92
Paco, scienca problemo 92
Sennaciula Scienc-Kultura Paĝo 93
Tra Esperantio 94—96
Korespondado 96

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

Núm. 325, 25 de desembre de 1930

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

[BILDO p.1 | 29,4,68,13] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj, super la titolo de la gazeto.

7-a JARO, N-o 325 — LEIPZIG, 25. / 12. 1930

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbera, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

SENLABORA — AĈETU POMOJN!

BILDO EL NOV-JORKO — BEN ODINOV (13268)

Grandaj, ruĝaj, suĉplenaj pomoj disvendataj sur la ĉef-stratoj. En la financa, teatra k fabrikaj distriktoj. Ĉie, kie homoj preterpasas multnombre. La vendantoj estas senlaboruloj — 3000 da ili. Jam de 4 semajnoj la mizeruloj staras malantaŭ kestoj plenaj je pomoj k ŝirmas sin kontraŭ la vento per la afiŝoj — «Senlabora — Aĉetu Pomojn»! Malriĉuloj aĉetas pomojn pro simpatio. Riĉuloj rigardas al alia flanko. Sed kial ne bananojn aŭ oranĝojn? Ĉar tro multe da pomoj estas rikoltitaj, sed ne formanĝitaj. Iu geniulo elpensis la brilan ideon — helpi la senlaborulojn. La altruismaj komercistoj deklaris, ke ili malgajnis $ 1800 dum unu semajno. Tamen, depost kiam la merkato estas kreita, la prezo saltis supren k la profito por la popecvendistoj duoniĝis.

Kvin junuloj estas arestitaj, ĉar ili kolportis pomojn sen vend-permesoj. Vend-permesoj por diversaj varoj estas inter la rimedoj de la politikistoj registaraj por rekompenci siajn subtenantojn per kreado de nebezonataj oficoj. Magistratano Gotlib (Gottlieb) liberigis ilin, deklarante, ke, dum la krizo daŭras, li ne atentas la regulon pri kolport-permeso. Multsignife, — tiu magistratano estas unu el la tri ankoraŭ ne akuzataj pro aĉeto de siaj postenoj aŭ kunligo kun la banditaro.

La urbestro elektis komitaton por kontroli la disdonon de manĝaĵoj k vestoj donacitaj de bonkoraj riĉuloj. Kajo k domaĉo estas transformitaj en dormejojn. Nek la manĝaĵo nek la litoj sufiĉas. La policistoj kalkulas, ke almenaŭ 32 000 familioj mortmalsatas, sed la pakaĵoj el terpomoj, bulboj k makaronio sufiĉas nur por 15 000. 88 viroj estas dungataj por helpi ĉe la magazenoj. Du el ili senkonsciiĝis pro malsato. Dujara infano mortis pro malsato. Tre ofte patro mortigas sin k sian tutan familion. Kiam kelkmil senlaboruloj manifestaciis apud la kunvenejo de la urba parlamento, la urbestro ŝerce demandis «Kiam oni disdonos la glaciaĵon?»

Urbestro Ŭalkr (Walker) estas bonega kliento ĉe la boksist-konkursoj, — noktokluboj k «spikizi» (speakeasy). Noktoklubo estas kafejo, kiun oni vizitas post la teatro. Duonnudaj dancistinoj k fimuziko amuzas la ĉeestantojn. Dume oni drinkas ebriigaĵojn. Spikizi (signifas: parolu mallaŭte) estas vendejo de la malpermesita alkoholaĵo. Ambaŭ funkcias senĝene, se oni pagas subaĉet-monon al la lokaj banditoj k polic-oficistoj (ofte la samaj homoj), k al la federaj «prohibici»-agentoj¹. Okaze eltroviĝas, ke prohibicia agento posedas spikizi, kie li forvendas la konfiskitan viskion.

Alia rimedo por kontraŭbatali senlaborecon estas la avizo «Aĉetu nun!» Sur montrofenestroj de vendejoj, en ĵurnaloj, eĉ sur parolantaj novaj-filmoj la magia formulo aperas. Elspezu monon, aĉetu varon, konsumu la troproduktaĵon. Nun ne estas la tempo por ŝpari! Via patrio bezonas vian helpon! Kion aĉeti? Ĉion! Per kio? Mi estas senmona. Mensogulo! Laŭ bankdepon-statistikoj ĉiu usonano posedas pli ol 900 dolarojn. Ne estu perfidulo! Aĉetu alian zonon, alian ĉapelon! Helpu malfermi la fabrikojn. Jen la falsaj argumentoj ĉie aŭdataj.

La prezidanto Huvr (Hoover) konsilas al la kapitalistoj fari ĉiun laboron estonte bezonatan. La «Ĉiutaga Novaĵo» («Daily News» — la plej disvastigata ĵurnalo en Usono) tre fervore aprobas la konsilon, sed kriegas, ke tio nur tuŝas la problemon. En ĉefartikolo ĝi akuzas Huvr pri krima pacifismo pro lia kvakera edukado. (Huvr estas membro de la pacifista protestanta sekto «kvakeroj», alinomata «Societo el Amikoj».) Ĝi postulas la tujan konstruadon de la kirasŝipoj permesataj de la Londona «Senarmig»-Konferenco. Ĝi argumentas, ke la plej riĉa lando en la mondo bezonas la plej grandan milit-ŝiparon por defendi sin kontraŭ la ĵaluzaj eŭropanoj. La Hojrst (Hearst) ĵurnaloj, la plej aĉaj, «flavaj» skandalkreantoj, eĥas la samon k eĉ superas ĝin laŭ ŝovinismo.

La federa (tutusona) parlamento elektis komisionon por helpi al la farmistoj. Je ĝia dispono estas $ 500 000 000 (duon-miliardo) por subvencii la farmistojn per pruntoj k por ekvilibrigi la merkaton per aĉeto de troaj farmproduktoj¹. En Kalifornio (okcidenta distrikto) estas fondita korporacio por ekspluati la vinber-industrion. Ĝi disvendas densigitan vinbersukon. La aĉetanto aldonas akvon k lasas ĝin malkovrita dum kelkaj semajnoj. La rezulto estas — vino. La plej supera juĝejo deklaris, ke la vendo de fermentema vinbersuko ne konfliktas kun la alkoholmalpermes-leĝo. La farmhelp-komisiono pruntedonis al la korporacio $ 16 000 000. Ĝia advokato ĉe la kunsido de la komisiono estis Mejbl Ŭakr Ŭildebrand (Mabel Walker Wildebrandt). Antaŭe ŝi estis ĉefo ĉe la «prohibicio»-agentoj.

La sukceso de la entrepreno tamen estas duba. La direktoro jam plendas, ke ne plu estas profito en la orientaj urboj pro la minacpostuloj de la banditoj. El Ŝikago (Chicago, nord-centra metropolo. Loĝantaro 4 milionoj) venas ultimato de «cikatro-vizaĝa»

¹ Prohibicio = alkoholmalpermeso leĝa. — Red.

¹ Tiu komisiono ĵus aĉetis jam 100 milionojn da buŝeloj da tritiko.

— pàgina 2 —

98 — SENNACIULO

Al(berto) Kaponi (Scar face Al Capone). Li avertas la kompanion ne disvendi la vinbersukon en Ŝikago, kiu estas lia privata kampo por bier- k viski-negoco. (Li vendas nur pogrande.) Ĉiuj konkurencaj banditoj estas murditaj. La preferataj armiloj estas maŝinpafiloj, k bomboj nomataj «ananasoj». Nur malsaĝuloj aŭ troriskemuloj kuraĝas kontraŭstari la plej potencan banditĉefon. Lia arogo estas miriga. Per sendito li sciigis al la juĝisto, kiu prezidas ĉe la krim-enketkomisiono, ke li likvidus ĉiujn siajn krimajn entreprenojn, se la registaro rekompence ne ĝenus lin ĉe lia alkoholaj-komerco.

En Nov-Jorko la banditoj estas same potencaj. En la «Telegramo», je 12-a de novembro aperis artikolo sub la titolo «89 pafitaj, el kiuj 35 mortis, dum unu monato; banditoj akuzitaj pri 30 estis liberigataj». Tio instigis la publikan procesanton Krejn (Crain) anonci jenon: «Mi neniam vidis pli efikan prezentadon de tragedia situacio. Ĝi devas veki k certe vekos la leĝobeantojn al tuja k efika aktiveco. La nuna situacio estas netolerebla. Ĝi postulas unuigitan agadon. La 20-an de novembro mi vokos al mia oficejo 50 reprezentajn civitanojn, inter ili la ĉefojn de la metioj k industrioj viktimigataj de banditoj. Mi invitos la publikajn procesantojn de (sekvas nomoj de la 4 aliaj urbopartoj). Mi submetas la faktojn al ili k petos ilian kooperadon en la lukto por liberigi Nov-Jorkon de banditoj.»

Plej lastdate gazetoj anoncas, ke armitaj rabistoj en antaŭurbo de Nov-Jorko malplenigis la poŝojn de du kontraŭkrim-gardistoj k rifuĝis en aŭtomobilo; ke Ĵak Guzik, «salajro-paganto» de «cikatro-vizaĝa» Al Kaponi estas kondamnita de l’ federa juĝistaro pro evito pagi pli ol 500 mil dolarojn da enspez-imposto. (Se li estus paginta la enspez-imposton, la registaro profitus pro liaj krimaj entreprenoj.)

En la plej riĉa lando en la mondo homoj mortmalsatas, ĉar tro multo da varoj estis produktataj. Farmistoj bankrotas, ĉar tro abunde kreskis la tritiko. Virinoj anstataŭas virojn ĉe la maŝinoj. Infanoj anstataŭas la virinojn. Kaj ĉie la banditoj. Estas malpermesate posedi revolveron sen permeso, sed la fabrikantoj rajtas forvendi ilin. La registaro tre atentas por ne malhelpi negocon.

En la plej granda urbego de la plej riĉa lando, Nov-Jorko (loĝantaro 7 milionoj), estas permesata vendi pomojn. Oni detruas deketaĝan domon k anstataŭigas ĝin per dudeketaĝa. Oni detruas la 20-etaĝan k anstataŭigas ĝin per 40-etaĝa. 100 000 aŭtomobiloj sur la stratoj disputas la irrajton kun sennombraj ŝarĝaŭtoj, aŭtobusoj k tramoj. Super la stratoj levitaj fervojoj. Sub la stratoj subter-fervojoj. Ofte du — unu sub la alia. Ĉe Tajms Skŭer (Times-Square — centro de la teatra distrikto) 4 relvojoj preterpasas unu sub la alia. Pli ol duono de la vestoj portataj en Usono estas fabrikataj ĉi tie. Kaj la banditoj regas ĉie. Apotekisto aŭ cigarvendisto ankoraŭ ne prirabita estas konsiderata kiel kuriozaĵo. Laŭ famo la bandit-ĉefo Rotstin (Rothstein — murdita antaŭ 2 jaroj) fordungis banditojn al strikantoj k strik-rompantoj po 10 dolaroj tage. Kvaronon el tiu sumo li mem enpoŝigis.

En la plej granda urbego de la plej riĉa lando la urbestro petas la luigantojn ne elĵeti en la stratojn la senlaborulojn. Estas permesate vendi pomojn.

FREDERIKO ENGELS

(LUCIO LORA)

Hodiaŭ la laborista movado memoras — aŭ pli vere «devus» memori — pri la cent-deka datreveno de l’ naskiĝo de Frederiko Engels. La moderna laborista movado ekzistas depost proksimume jarcento, k al ni ne mankas en la nuna tempo multnombraj datrevenoj, kiuj signas la trapasitan vojon. Sed la plimulto el la nomoj, per kiuj nia gazetaro honoras de tempo al tempo la memoron, apartenas definitive al la pasinto. Inter la maloftaj esceptoj, inter tiuj, kies verko transvivis ilian morton, necesas citi Frederikon Engels, la amikon k kunlaboranton de Karlo Marks.

[BILDO p.2 | 39,33,62,57] Portreta foto de Frederiko Engels: maljuna viro kun longa barbo kaj malhela vesto.

Oni ne asertas tro, dirante, ke sen Engels, Marks mem ne estus povinta doni al la internacia socialismo la nekompareblan konstruon de sia doktrino, kiu rezistis depost duonjarcento al ĉiuj kritikoj, al ĉiuj atakoj, al ĉiuj provoj de revizio.

Por ne perdi sian personecon, por ne malaperi kiel malatentinda iomo flanke de la giganto, kiu estis Marks, Engels devis mem posedi eksterordinarajn kvalitojn. Ne prokrastu ni laŭdi la sindoneman amikon, la kunlaboranton pretan oferi sian liberan k sian labortempon, por doni al Marks la eblon daŭrigi siajn studojn. Tiurilate Engels pruvis abnegacion nesuperitan en la kroniko de l’ revolucia historio.

Kion oni emas ofte forsilenti, tio estas la persona parto, kiun Frederiko Engels liveris al la marksista doktrino. Se vere li estus nur la amiko rezignanta pri sia persona laboro por permesi al Marks skribi la «Kapitalo»-n, li havus rajton al la dankemo de l’ internacia proletaro sammerite kiel ĉiuj, kiuj sennome oferis sian vivon sur la barikadoj de Parizo en 1871, de Moskvo k Sankta Peterburgo en 1905, de Petrogrado en 1917.

Tamen, Engels estis la kunlaboranto de Marks en la plej kompleta k plej alta senco de tiu termino. La dua k la tria libroj de l’ «Kapitalo», el kiuj Marks lasis nur skizojn, estis ellaborataj k kompletigataj de Engels post la morto de lia amiko. Oni povas prave demandi sin, kio estus fariĝinta el tiuj du volumoj sen Frederiko Engels.

Tiuj, kiuj diligente penas relegi kun atento la duan k trian librojn de la «Kapitalo», povas konvinkiĝi sen malfacilo, ke ĉi tiuj du libroj neniam estus aperintaj sen la pozitiva k sendependa laboro de Engels. Sennombraj notoj atestas pri la penado farita de la kunaŭtoro de l’ «Komunista Manifesto» kun celo evoluigi la penson de Marks.

Oni trovas en la «Kapitalo» k en aliaj verkoj de Engels multnombrajn pecojn, kiuj elmontras, ĝis kia punkto ĉi tiu vidis ĝuste en siaj antaŭvidoj pri la estonto de l’ kapitalismo. Tiuj pecoj, datiĝantaj de la epoko tuj sekvinta al la morto de Marks (1883), montras, ke la nuntempa kapitalisma krizo konfirmas komplete la antaŭvidojn de l’ marksisma doktrino.

En sia antaŭparolo al la «Mizero de l’ Filozofio», de Marks, Engels diras pri la cikloj de krizoj de la moderna kapitalismo:

«Depost kiam Anglio perdas pli k pli la monopolon super la mondmerkato sekve de la partopreno de Francio, Germanio k precipe Usono en la internacia komerco, nova formo de ekvilibrado ŝajnas voli stariĝi. La periodo de ĝenerala prosperado, kiu antaŭiras la krizojn, ne ĉiam videbliĝos; k se ĝi forestus, daŭra stagnado, kun negravaj variadoj, fariĝus la normala stato de l’ moderna industrio¹.»

Engels esprimis opinion identan en siaj komentoj al la «Kapitalo»¹ k en siaj leteroj al s-ino Viŝnevecki, angla aŭ pli ĝuste usona, tradukintino, de kelkaj el liaj verkoj. Oni trovas tie originalajn ideojn pri la protektismo, la monopoloj, la akci-societoj, vizion profetan pri la nuntempa agrar-krizo k ĝiaj kaŭzoj. Parolante pri vastaj senkulturaj etendaĵoj en Usono, Kanado, Argentino ktp., Engels skribas: «Feliĉe ĉiuj stepoj ankoraŭ ne estas kulturitaj; restas ankoraŭ sufiĉe por ruinigi la tutan grandan bienposedantaron de Eŭropo k la malgrandan super la merkato².»

¹ «Mizero de l’ Filozofio», antaŭparolo, pĝ. XXIV (1884).

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 99

Kompreneble, oni ne devas atendi trovi pri ĉiuj tiuj demandoj kompletajn k sinsekvajn raportojn. Tro skrupula por transiri la kadron, kiun Marks mem estis difininta al sia giganta verko, Engels limigis sin kompletigi ĝin aldonante k intermetante iujn liniojn, kiujn Marks ne plu havis la tempon ellabori.

Sed precize pro sia ofte fragmenteca karaktero, la dua k tria libroj de l’ «Kapitalo», kies publikigon oni ŝuldas al Engels, prezentas al la leganto intelektan ĝuon multe pli superan al tiu, kiun donas la legado de l’ unua libro. Oni tie renkontas, en ĉiu ĉapitro, amason da problemoj, rimarkoj naskantaj tian aŭ alian demandon k liverantaj nur komencan, nekomplete disvolvitan, sed tamen per la realo de nia tempo konfirmitan solvon.

La plej bona omaĝo, kiun la juna socialista generacio povas doni hodiaŭ al Fréderiko Engels, estas serioze ekstudi la trezorojn, kiujn li postlasis al ni en la «Kapitalo» k alie, k el kiuj granda parto ne ankoraŭ estas utiligita por la proleta batalo.

¹ «Kapitalo», libro III, 1-a k 2-a partoj. ² «Kapitalo», libro III/2 (parto pri grunda rento).

Kristnaska festo por proletoj

Ho, kiam en vintro blovegas la vent’, De l’ turo sonoras tra l’ nokta silent’ — Samtempe infanoj sen pano, sen vest’ Malsatas, frosttremas dum sankta kristfest’.

Infanoj preĝadas al dia infan’, Kredante al helpo el tiu ĉi man’; Jen peto de ili en granda mizer’: Nur panon k karbojn dum sankta vesper’!

Amase etulojn forprenis la mort’, Ĉar mankis nutraĵo — laŭ dia mondord’. Malmultaj profitas, diboĉas sur ter’, — Plejmulto suferas — dum sankta vesper’.

Laŭ la germana melodio: «Ihr Kinderlein kommet . . .» Germ. teksto de R. Schulz, Frintrop. Esp-igis Kastelano (601).

Pri la enhavo de artikoloj aperantaj en «S-ulo» respondecas la aŭtoroj.

POR NI MEM

(Kvazaŭ respondo)

Jam kelkfoje sovetaj K-doj estis kulpigataj pro la fakto, ke ili, priskribante siajn sukcesojn en la mastrumfronto, preskaŭ nenion skribas pri si mem, pri vivantaj homoj. Kial do?

Tiu fakto ne estu stranga por ekstersovetiaj laboristoj. Ja nun ĉie, krom en USSR, gelaboristoj kun «ne tre ĝojaj» okuloj observas la mastrumdisvolviĝon de l’ fabriko de sia dunganto. Ĉiu plibonigo, raciigo — signifas, ke aperos novaj centoj da miloj da senlaboruloj. Mastruma progreso de l’ kapitalismo nenion donas al la laboristaro, krom pliakriĝo de l’ interrilatoj inter kapitalisto k laboristoj, krom pligrandiĝo de la nombro de mizeruloj. Nome tial nesoveta laboristo diras k skribas pri «sia» fabriko kun malamo, tute silentante, en pli bona okazo. Li ne volas paroli pri ĝi, ĉar ĝi elsuĉas el li la lastajn fortojn, sanon, donante, anstataŭe, malmultnombrajn moneretojn k plenan malsanon. Male estas en USSR.

Ĉiu nova fabriko, manufakturo, elektrostacio, granda vilaĝ-mastruma kolektivo — ĉio estas niaj venkoj. Se ekstersovetiaj amikoj vidus, kun kia grandega amo nia laboristo karesas per mano ŝtalan korpon de maŝino, prizorgas ĝin! Ĝi estas lia maŝino, lia propraĵo, k li per sia brusto defendos ĝin. Kaj nova fabriko! Kiom da entuziasmo ĝi aperigas… Ne estas priskribebla tiu grandega festo, necesas ĉeesti, vidi memstare.

Alvenintaj el eksterlando Gek-doj ofte diris mirigite: «Ĉe ni oni ne kredus, se ni rakontus, kiel fieraj vi estas, konstruante fabrikon.» Ja estas vero, ke niaj laboristoj unue invitas alvenintan laboriston eksterlandan viziti ilian fabrikon.

— Jen, K-do, nia fabriko… Vi komprenu, karulo, ja ĝi — nia estas!

Niaj ĵurnaloj sur la unua paĝo presigas mastrum-informojn k nur poste — «ceteraĵon». Jen kial ni pli multe skribas pri maŝinoj ol pri ni mem. Ja nia fabriko estas nia vivo, ni mem.

Vi, ekstersovetiaj geamikoj, legante pri niaj sukcesoj, forgesas ĉefaĵon: Ni, gelaboristoj sovetiaj, konstruantaj socialismon, staras malantaŭ niaj atingaĵoj, ni estas videblaj en ĉiu desegnaĵo de l’ fabriko novkonstruita. Ĉiu nova ekonomia venko estas nova paŝo al radiluma estonto, nova paŝo sur la vojo de l’ plibonigo de niaj vivkondiĉoj. Sed de la batalo, de l’ laboro ni estas nedivideblaj, ni kunkreskis kun ĝi. Ni estas fabrikoj, laborejoj k fabrikoj, laborejoj estas — ni!

Tial kun fiero k amo priskribante niajn atingojn, ni priskribas nin mem. Ĉu kresko de salajro ne karakterizas nin? Ĉu priskribo de klubaj rondetoj, laboroj en lernejoj ktp. ne donas ion al gelaboristoj tutmondaj? Sed skribi pri tio, ĉu nia laboristo ŝanĝas kolumon aŭ ne, k kiom da fojoj tage — ĉu tio necesas? Ĉu indas tio?

Stefano Bajanov (10 386).

Ĉe la sojlo de 1931 —

restu aktivaj membroj de SAT! Pensu pri la gravaj taskoj de forta esp. laborista movado! Helpu fortigi nian gazeton! Varbu konstante inter la vicoj de l’ esperantistaj proletoj!

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

El Norvegio

La balotoj de l’ 20. oktobro unuafoje rezultigis malvenkon por la «laborista partio», kiu depost sia naskiĝo en 1897 regule progresadis. Kvankam ĝi restis la plej forta partio (367 mil elektantoj k 47 deputitoj), ĝi perdis 10 mil voĉojn en la urboj (ankaŭ la plimulton, kiun ĝi havis en Oslo) k tenas sian nombron nur per ekvivalentaj gajnoj en la kamparo. La komunistoj perdis pli ol 20 mil voĉojn el 39 mil en 1927 k havas neniun elektiton. La malvenko de l’ lab. partio estas atribuata al la fakto, ke la revolucia alo en la partio havas la superecon k la publiko ne plu sciis distingi tiun partion de la oficiala komunista. Ĝia unua fiasko estis la ministerio Hornsrud (komence de 1928), kiu formita el 9 ministroj, inter ili 7 malkaŝaj revoluciuloj, anoncis publike sian intencon enkonduki en Norvegio novan socialistan sociordon. Ĝi estis renversata post malmultaj tagoj da regado de reakcia plimulto (kiun subtenis la maldekstra burĝa partio). La burĝoj uzis dum la balot-agitado ĉiujn usonajn reklam-metodojn, standardojn, transstratajn banderolojn, flagetojn k balonetojn, aŭtomobilojn ornamitajn, eĉ aviadilon kun grandliteraj devizoj: «Voĉdonu kontraŭ Rusio!» «Ĉiu nebalotanto estas dizertulo de l’ fronto k burĝa devo.» Tiuj alvokoj evidente efikis sur la publikon. Unu dekstra ĵurnalo enregistris dum 48 horoj 1717 novajn abonantojn, k la elcento da elektantoj transpasis en la ĉefurbo 85%, atingis en kelkaj kamparaj distriktoj eĉ 100%. La emancipiĝo de l’ proletaro ne iras rektvoje…

J. S.

[REKLAMO p.3] Unu el la interesegaj popular-sciencaj broŝuroj eldonitaj de SAT-Kooperativo estas SEKSPSIKOLOGIO. Originale verkita de S. ZIEGLER. Serioza traktaĵo bazita sur la esploroj de la moderna psikoanalizo. 54 pĝ. Form. 11×14 cm. Prezo 0,60 mk. g. Administrejo de SAT, Colmstr. 1 Leipzig O 27.

— pàgina 4 —

100 — SENNACIULO

El Finlando

Ĉi tie furiozas la faŝista «Lappo»-movado. Mia edzino, mi k kelkaj aliaj geinstruistoj estas eksigitaj el niaj postenoj pro nia pacifisma ideologio. Oni taksas nin kiel «amikojn de Sovetio» k tio estas sufiĉa kaŭzo por perdi la oficon. Eĉ sovetia greno estas persekutata en nia mizera k malriĉa lando, kvankam ĝi estas tiel malkara k bona, ke ĝi devus taŭgi al ĉiuj. Laŭ «Lappo»-faŝista maniero oni forveturigas kontraŭvole la arestitojn en aliajn lokojn per aŭtomobilo, i. a. tiaj viktimoj estas K-do Avinen en Lohiluoma. Multaj el niaj K-doj estas en malliberejoj. La farso de l’ «Ligo de Nacioj» estas finota per la volo de l’ laborista klaso, kiu sola deziras k povas alkonduki veran pacon.

A. R. (7281).

Ondo de arestoj en Italio

La persekutoj k arestoj sinsekvas senĉese: en Torino, Napolo, Milano, Pizo, Venecio, Livorno, Padovo, Romo, en Sicilio, ĉie. Ne estas eble doni la nomojn de l’ arestitoj, ĉar la polico absolute silentas. Certe inter la arestitoj estas granda nombro da advokatoj, inĝenieroj, profesoroj k eĉ ŝtatoficistoj. La agoj estas direktataj de la direktoro de l’ politika polico en Romo, interkonsente kun la registara ĉefo. La registaro k faŝista partio intencas trafi ĉiujn, kiuj estas suspektataj, ke ili esprimis malfavorajn juĝojn pri la reĝimo sekve de konstato pri la gravo de l’ financa k ekonomia krizo, krome tiujn, kiuj apartenas al kontraŭfaŝista movado «Justo k Libero», distribuis aŭ simple vidis la kaŝajn ĵurnalojn k flugfoliojn de tiu movado. Oni jam nombras centojn da arestitoj.

Laŭ «Italia».

Laborista Internaciismo — Laborista Sennaciismo

Dum ekzistas nacilingvoj, — ekzistas nacioj, naciismoj, internaciismo. Nun estas tia situacio, sekve la termino internaciismo ĉe nacilingvoj sen konsidero pri komuna lingvo estas trafa. Al tio la proletaro adaptis sian batalon kontraŭ la burĝaro.

Tamen estas diferenco inter la internaciismaj tendencoj (laŭ nacilingva senco). Kiu rigardas la naciecon kiel daŭran fenomenon, tiu estas internaciisma laŭfakte. Formiĝas lia sinteno al la nacia ŝtato tiel, ke iam li oferas la ĉefaĵon, la socialismon, por la akcesoraĵo, la nacieco (jaro 1914 ktp.). Sed de ĉiuj estas konsentite, ke la materiaj aferoj estas la plej gravaj, fakte direktantaj en la socio. Ju pli laŭracie oni vivas, des pli solvendaj ili aperas. La solvo pri la materiaj aferoj estas la ĉeftasko de socialismo, kiu ja naskiĝis el la materia mizero. Tial tiuj, kiuj oferis socialismon pro naciemo, ne estas fidindaj socialistoj, tiaspecaj gvidantoj ĉiam havas en si danĝeron por la proletaro.

Por unuiĝi necesas interkompreniĝi, skribis K-do Lanti; tial la agnosko k enkonduko de esperanto fare de l’ laboristaj partioj donas la kondiĉon por unuiĝo. Sed tia unuiĝo, unuiĝo pere de esperanto en sia pli alta grado, estus unuiĝo sennacieca, ĉar esperanto malgravigus nacilingvojn k per tio naciismon. Ĉiu venko de esperanto estas kvazaŭ bato kontraŭ la naciismo. La plena venko de esperanto profetus pereon al nacilingvoj, kio estus nur demando de tempo. Ili fariĝus iom post iom ne bezonataj. Tiam ekestus unu, la esperantista nacio, pli bone, — estus neniu nacio. Senklasa k sennacia socio estas la fincelo de la klasbatalantoj.

Kiu tendenco rigardas la naciecon nur kiel aktualan fakton, sed konsentas pri ties pereo aŭ eĉ akcelas ĝin, tiu ne estas plu internaciisma, sed pli malpli sennaciisma. Estus tendenco,

Vojaĝimpresoj de K-do Perer¹

(1. daŭrigo. Vidu antaŭan n-on)

De Moskvo al Kazano la vojoj estis pli malpli vetureblaj. Mi spertis brulegon de rusa somera suno, konatiĝis ankaŭ kun kuloj. Mi ja baldaŭ atingis la «tajgon» (praarbaron). Maldense surloĝatajn regionojn de Siberio mi atingis; la vojaj malfaciloj pligrandiĝis. Feliĉe la lando estas la plej paca, la loĝantaro la plej gastema, kiun iam ajn mi renkontis. La Kazanaj K-doj nun helpis al mi efektivigi mian projekton konstrui aparaton, kiu permesus al mi bicikli sur la fervojaj reloj. Ja arestis min la fervoja polico, sed, mirigite pri la invento, post kontrolo al miaj dokumentoj liberigis min, donante permeson uzi la fervojan linion. Ĉefe Gek-doj Anonimov k Vera Kiselova meritas publikan dankon pro ilia zorgema helpo.

Komence de julio 1929 mi forlasis Kazanon, unuafoje sur reloj de fervojo k tute senmona spite la granda helpo de l’ esp-istaro. Mi veturis tiel 70 km surrele. La morala sukceso estis grandega. Bedaŭrinde la materiala ne tiom. En stacio Orsk mi frakasas ĉion, biciklon k aparaton, pro neperfekto de ĉi lasta sur difektita relo. Piede mi devas daŭrigi la vojaĝon, vagante kiel sovaĝulo tra arbaroj. Vendante iom post iom miajn fotojn, mi gajnas tamen sufiĉe da mono por ripareti la biciklon k atingas fine Omskon, spite ĉiuj malfaciloj.

Tie K-do Kulakov (esp-isto, eksmekanikisto, nun instruisto) proponas sin helpi por rekonstrui mian maŝinon. 4 tagojn daŭras la konstruado de nova maŝino k eksperimentado kun la aparato, laboro farita kun tiu entuziasmo, kiu nuntempe karakterizas sovetianojn, malgraŭ egaj malfaciloj. Denove mi ricevis permeson utiligi la relvojon por mia servo.

Estas aŭgusto 1928. Aplaŭdite de la sportuloj, esp-istoj k scivolemuloj mi forlasas la urbon; unu semajnon poste mi estas en Novosibirsk, je fino de septembro en Irkutsk, je komenco de oktobro en Ĉita. En tiu sezono Transbajkalio k la Bajkallagaj ĉirkaŭaĵoj prezentas mirinde pentrindajn pejzaĝojn. Unuaj frostoj k neĝo min trafas la lastajn tagojn de l’ veturado. Mi ne plu povas daŭrigi. En tiu ĉi epoko la konflikto ĉino-sovetia pliakriĝis. La soveta potenco reirigis min; spite la klopodoj de l’ Ĉita-a esp-istaro, oni resendas min al Irkutsk.

Tie mi travintras, dank’ al helpo de l’ loka K-daro esp-ista, kiu havigas al mi laboron k loĝejon. Neforgeseblajn monatojn mi travivas. Mi vivas en vicoj de tiuj kuraĝaj, konsciaj, bravaj popolamasoj sovetiaj. Eĉ 45° da frosto ne timigas min. Iom post iom mi eklernas la rusan lingvon. Tiom pli intime mi vivas sovete.

Baldaŭ la milita konflikto finiĝas; pritempo revenas. Kun la belaj majaj tagoj mi reekveturas. Denove reloj estas por mi la planksavilo. 15-an de majo mi estas en Ĉita, 20-an mi forlasas ĝin. Semajnon poste mi jam estas en Manĉurio. 5 tagojn mi loĝas en Ĥarbin. La 11-an de julio mi atingas Vladivostokon. Ve! en Manĉurio mi vidis apud landlimoj malĝojigajn postrestaĵojn de l’ konflikto. Jam en 1927, mi rakontis en «S-ulo» pri vidaĵoj el Verdunaj batalkampoj. Preskaŭ la saman bildon mi ekvidis ĉi tie. Kaj plej indignige, ke ĉiujn detruojn faris la ĉinoj mem, dezertigante tiel regionojn okupendajn por sovetoj. Tion atestis ĉiuj personoj, kiujn mi renkontis. (Fino de l’ enkonduko.)

(Daŭrigota.)

¹ France: Peraire.

— pàgina 5 —

SENNACIULO 101

kiu gardus la ĉefaĵon, la socialismon, por ke ĝin ne superu la naciismo, forigendaĵo. Estus tendenco, kiu ne aprobus la “pli altajn“ naci-kapitalist-ŝtatajn interesojn, sed nur interesojn de la proleta klaso, sen konsideroj pri nacieco. Ĝi estus do kontraŭŝtata, patriperfida.

La difinoj pri internaciismo k sennaciismo en “Plena Vortaro“ estas ĝeneralsencaj. Estas miaopinie manko, ke oni ne metis tie proletklasajn difinojn, ekz. sub 2. Estas internaciuloj-burĝoj k internaciuloj-laboristoj, sennaciuloj-burĝoj (en “S-ulo“ oni legis pri sennacieca trusto, sekve estas tie sennaciuloj) k sennaciuloj-laboristoj. Precipe, ĉar laborista sennaciismo estas tiom proksima al SAT, ne estis bone malatenti tion. Oni ne komprenu tiujn ĉi vortojn kiel riproĉon, sed kiel klopodon por precizigi, plibonigi. Mi dezirus legi opinion de SAT-anoj en “S-ulo“ pri tio. Ni ja ne povas k ne devas malatenti klasbatalon kiel iuj K-doj pretekstas diradi. Ni devas ĉiam akcenti, ke la klasbatalo estas la ĉefaĵo, sed por klare difini la celon, oni devas adopti sennaciecan mondkoncepton, rezigni je nacieco. Ni transformadu la spiritojn, la rezultoj en la reala, politik-ekonomia vivo sin montros mem. Nia sennaciismo ne povas esti por ni nur afero de nacieco. Cetere K-do Lanti nemalofte diris, ke li neniam volis fortiri la sennaciismon de l’ klasbatalo. Tio pruvas, ke estas “laborista sennaciismo“, kiu bezonas esti klare difinita. Ankaŭ por la “laborista internaciismo“ estas necesa klara difino.

SAT-ano 5194, Ĉeĥoslovakio.

POR AŬ KONTRAŬ SOVETIO?

Jam pasis 12 jaroj, de kiam la kapitalistoj ĉesis komerci per milito en Eŭropo k dum kiuj ili stokis militmaterialon por nova atako. Mi nomas ĝin atako, ĉar “defendo“ ja ne povas esti. Sed kontraŭ kiu ili atakos? Ĉu kontraŭ la faŝismo? Ĉu kontraŭ la reakcio? Ĉu kontraŭ la bolŝevismo? Oni ne scias precize, eble diros naivaj homoj.

Oni ne plu rajtas dubi pri la celo de l’ nova milito, mi asertas! Ĉar en la kapitalista gazetaro oni povas preskaŭ ĉiutage legi longajn artikolojn pri “la danĝero de la bolŝevika progreso“. Jen la sola malamiko, kontraŭ kiu sin armas la kapitalistaj “paradizoj“. Ĉiutage la burĝaj jurnalistoj raportas pri la intensa disvolviĝo de la bolŝevika industrio k perfektiĝo de l’ teknikoj, ne nur industria, sed ankaŭ kooperativa k agronoma. Ili atentigas, ke tia progreso estas la sola minaco al la paco k cinike ekscitas la laboristaron kontraŭ Sovetio, argumentante, ke ju pli Sovetio progresos, des malpli ili manĝos pro krizoj en la diversaj labor-branĉoj. Tiel fie mistifikante estas facile trovi amasojn da laboristoj pretaj por “defendi sian panon“ kontraŭ Sovetio.

Al kiu do trudiĝas la devo propagandi la “veran celon“ de l’ bolŝevika progreso? Certe al la komunistoj. Sed por tio necesas, ke la komunistoj estu unuanimaj. Necesas, ke ili estu pretaj por transformi la militon en proletan revolucion, unu fojon por ĉiam, kiel diris dana K-do (11 082) en “S-ulo“ n-o 317. Morgaŭ eksplodos milito. La kapitalistaj registaroj mobilizos la homojn, k la komunistoj ne estos ŝparataj. Ĉu ĉi lastaj rifuzos aŭ pretos militi? Se ili rifuzas, ili riskos persekuton. Se ili pretos militi, ili devas havi celon. Kaj en tia okazo ekzistas nur du celoj: defendi la patrion aŭ propagandi la ribelon. Defendante la patrion vi ĉesas esti komunisto. Propagandante la ribelon vi celas la sukceson de Kominterno. Nu, se vi estos pretaj por ties sukceso en milita tempo,

[BILDO p.5 | 36,47,62,63] Foto: malhela silueto de viro staranta malantaŭ granda rado kun radiusoj, en industria medio.

kial vi ne estas en paca? La kom. partioj estas dividitaj en tri partojn: centro, dekstro k maldekstro. Tia divido estas rezulto de faktoroj, kiuj plej ofte ne estas konataj de la amasoj. La gvidantoj de tiuj malsamaj taktikoj alvokas la amasojn al la kom. partio. Ĉi lastaj aliĝas bonintence, sed baldaŭ estas kritikataj de alia flanko. Ili scias neniam pri la vero, pri tio, kio okazigas tiom da polemikoj inter la komunistoj k rezulte de tio la amasoj malkuraĝiĝas je malprofito de la komunista movado. Kiaj estas do tiuj faktoroj, kiuj disigas la movadon?

Objektive estas al mi neeble precizigi, sed se oni esploras la interesojn de la diversaj gvidantoj, oni trovas personajn profitojn, kiuj malaperus en okazo de unueco. Kiam mi aŭdas paroli pri unuiĝo de la amasoj, dum interne oni preparas disiĝon, mi rememoras pri luterana pastro, kiu foje demandis al mi, ĉu mi estas protestanto aŭ katoliko. Tiam mi respondis, ke miaj gepatroj instruis al mi katolikismon k ke pri protestantismo mi scias neniom. Li kun bedaŭra nuanco penegis certigi min, ke la luterana doktrino estas la plej bona k la katolika estas aĉa, hipokrita, mensoga, ktp.

Pasis kelka tempo, k jen mi havis okazon renkonti katolikan pastron, al kiu mi faris protestantismajn observojn, k siavice li blasfemis kontraŭ la “demono, kiu penetris en mian animon“ k per ĉiuj rimedoj li penis konverti min. De tiu tempo mi ĉesis kredi ĉiajn pastrojn, ĉar senpene mi konstatis, ke kiaj ajn ili estu, ilia sola celo estas paraziti. Konsekvence mi konstatas la saman celon ĉe la “disigantoj“ de la kom. partioj.

Alvoki al unuiĝo, al batalo, al renverso ktp. estas “infana ludo“; sed unuiĝi, batali k renversi estas multe pli komplike k sekve estas “vira tasko“. Ne gravas, se oni fiaskas kelkfoje. La ĉefa parto por la sukceso estas balai la internajn malamikojn for de niaj medioj. Ilin toleri signifas retroiri k la progreso dependas de la persistgrado. Tiel oni pli facile povos eviti ke la estonta milito iĝu komerca k longdaŭra. Ĉiam por Sovetio!

Soares.

EL ISLANDO

(Fino. Vd. n-on 322)

El la “blankigitaj tomboj“¹ ĉe ni

Estroj de publikaj entreprenoj ricevas multajn mallaŭdajn vortojn, precipe se ili aŭdigas, ke ili fidas al la entreprenoj k al la sistemo, sur kiu ili estas bazitaj, k la feliĉo gardu ilin, se ili montras sian kredon per agoj! La alion oni ne tuŝas, ke multaj el tiuj, kiuj sin okupas pri komerco, fiŝkaptado aŭ aliaj privataj entreprenoj en Islando, legas malbone, skribas malfacile, ne kapablas kunmeti leteron sialingve, ne parolante pri lingvoj fremdaj, scias nenion pri librotenado aŭ aliaj komercaj praktikoj, k laŭ tio certe iras la tuta funkciado de iliaj entreprenoj.

Viro, kiu dum multaj jaroj estris grandan entreprenon k al kiu la banko donis krediton ĝis multcent miloj da kronoj, estis tiel lerta en komercaj scioj post sia granda sperto, ke kiam li sin turnis al alia komercbranĉo, li faris la elementan librotenadon sur domgablon² de sia najbaro. Kredito estas ĉe unu flanko de l’ fenestro k debeto ĉe la alia. La kalkulado estas farata sub la fenestro. Tie oni povas vidi la tagprezojn multobligitaj k almenaŭ tiel ofte malkorekte kiel korekte kalkulitaj. Apud la gablo staras cindrositelo, k kiam la kontoj estas saldataj, oni prenas cindron en la manojn k frotas super la kalkulojn.

Estas ega honto ne preni la gablon

¹ Aludo al privat-entreprenoj. — Red. ² Gablo = frontona triangulo.

— pàgina 6 —

102 SENNACIULO

el la domo k ĝin konservi kiel gravan k instruan dokumenton el la komerchistorio de islandanoj. La domo estas nur duetaĝa!

Grandega entrepreno privata kun multaj direktoroj unu super la alia konstruas manufaktur-komercejon en tiu loko de la urbo, kie ĉiu stultulo povas vidi, ke neniu tia komerco estas farebla. La konstruo kostas kvaronon el miliono da kronoj k tamen estas tiel konstruita, ke ĝi ne povas forteni pluvon nek venton. Post kvar jaroj la plankoj estas tiel putraj, ke ili rompiĝas sub paŝantaj piedoj. Kaj iom poste oni vendas la domon por 30 mil kronoj aŭ kun ĉirkaŭe ducentmilkrona perdo, k estis pro speciala ŝanco, ke ĝi estis uzebla por io en loĝejmanka urbo, k tute ne antaŭ ol oni rekonstruis ĝin plejparte.

Kion oni dirus pri publika entrepreno, se ĝi agus simile al tio?

Kaj kion oni dirus pri publika entrepreno, kiu posedus preskaŭ unumilionokronan postulon al kliento, donus lin libera de ĉio kiel relative nesolventa, nevidante dekokmil-kronan heredaĵon, kiu al li falis en tiu ĉi sama jaro, ktp., ktp.

Aŭ la entreprenisto, kiu tiel bone zorgas pri sia propra gajno, ke li lasas landfamajn trompistojn eltrompi de si komercaĵojn valorantajn sesdekmil kronojn, sendas egale landkonatan netaŭgulon k mizerulon kun ili por gardi sian rajton. Kiam tiu vojaĝo iom longe daŭras, la entreprenisto mem ekiras, sed revenas kiel hundo en ĉeno de unu el la friponoj. Tiu ĉi lasta per unu palpebrumo nuligis la sesdekmilkronan postulon de la entreprenisto k anstataŭe posedas postulon ĝis tridek miloj al li k minace diras, ke la entreprenisto povas esti danka por ne iri en malliberejon aldone.

Fiŝkaptista societo, preskaŭ bankrota, havas multe da fiŝo nevendita. Ĝi ricevas aĉetproponon je kontentiga prezo, se la fiŝo atingas difinitan mezuron. La societo kredas, ke la fiŝo ne atingas tian mezuron k perdas la aĉeton. La fiŝo estas tenata, ĝis ĝi estas duone nemanĝebla nutraĵo. Tiam ĝi estas vendata. Sed ĉe la vendo vidiĝis, ke ĝi ne estas sub, sed super la mezuro, kiun oni postulis. Pro tiu ĉi malzorgo la societo perdis sesdekmil kronojn.

Iu viro fondas bovfarmon por si mem k alaĉetas kvin bovinojn, sed en la unua jaro kvar el la bovinoj restis negravedaj, k oni diras, ke oni forgesis konduki ilin al la virbovo. Jen la viro k la bovinoj malaperas el la historio, ne parolante pri la bovidoj!

Skutull¹ bone scias, ke estas grava malĝentilo mencii ĉi tiun malĝojigan okazaĵon. Sed la respondo estas, ke Skutull ne estas burĝa, sed proleta, k tute malatentas, kion la burĝoj trovas ĝentila en tiu ĉi rilato.

Sed tion scias Skutull, ke tre mankas lakto en la urbo, tiom, ke iafoje al infanoj minacas malsano k al malsanulo morto pro tiu kialo. La publiko mem provas solvi ĉi tiujn malfacilojn per sia propra bovfarmo. Sed tiu savklopodo estas kalumniata ĉiel, k oni provas konvinki la publikon, ke la privata iniciativo estas ĉi tie pli taŭga. El sia proleta vidpunkto Skutull ne povas kompreni, kiel estas eble doni honestan respondon al tio, aliel ol menciante, kiel la privata entrepreno sin montras en tiu sama branĉo, k lasante simila esti simila.

Aŭ kion oni dirus pri nia farmkomitato k pri nia bonega ruĝa farmestro en Seljaland², se 16 el 20 bovinoj jam estus negravedaj en la unua farmjaro?

Tradukita el la islanda lingvo.

¹ Skutull estas organo de la laborista partio en Isafjordo. ² La komunuma bovfarmejo ĉe Isafjordo.

TRA ESPERANTIO

KIAL DEMIDJUK REVIZIIS?¹

En antaŭaj artikoloj mi montris, ke jam ĉe la unuaj jaroj de la ekzisto de SAT ekzistis reviziemuloj, kontraŭ kiujn ni ĉiam devis batali. En tiu batalo helpis nin K-doj Demidjuk, Nekrasov, Futerfas, Hajdovski, Levandovski k. a. Kaj kio okazis? la tri lastaj K-doj estis sendataj por jaroj en malliberejon aŭ en ekzilon. K-do Demidjuk mem, en komenco de la jaro 1924, devis sidi dum tri semajnoj en malliberejo. Ĉe tiaj konstatoj mi mem forte konsilis al Demidjuk k Nekrasov, ke ili ĉesigu sian malkaŝan batalon kontraŭ la jamajn reviziulojn t. e. tiuj, kiuj volis, ke nia organizo estu tute ortodokse komunista.

Sendube multe da K-doj miros pro tiuj miaj diroj. Ili eble eĉ ne volos kredi, ke sufiĉas opozicii al la GPU-ano Drezen por esti sendata en malliberejon. Tiel tamen estas. Kaj nenia sincera aŭ ŝajnigita indigno de neantoj povas forigi la fakton.

Kredeble kelkiuj pensos, ke tiuj miaj diroj estas ia enmiksiĝo en la politiko de Komintern. Al tiu eventuala riproĉo mi volas antaŭrespondi. Estas bone konata fakto, ke en Sovetio multaj anarkistoj, socialistoj k komunistaj opoziciuloj sidas en malliberejo aŭ troviĝas en ekzilo. Mi ne perfidas sekreton, dirante tion. Ĉu tia politiko estas necesa por starigi la socialismon? Tio estas alia demando, kiun mi ne diskutos. Aliel estus ja fakte surpaŝi malpermesitan kampon. Mi tamen volonte konsentos, ke dum furiozas revoluciaj bataloj, la demokrataj principoj ne estas aplikeblaj. La klaso, kiu venkis dum la revolucio, devas nepre defendi siajn akiraĵojn kontraŭ la reatakoj de la venkita klaso. Mi tute konsentas al tio, ke la Sovetia Registaro devas defendi sin kontraŭ ĉiuj atakoj, kaŝaj aŭ malkaŝaj, de la reakciularo. Neniu pli ol mi malaprobas ĉian agadon, kiu povus ĝeni aŭ malhelpi la konstruadon de l’ socialismo en Sovetio. Sed ĉiu saĝa homo bone komprenas, ke en tia longdaŭra batalo (ĝi ja daŭras de 13 jaroj) kontraŭ la malamikojn de l’ socialismon konstruanta laboristaro, eraroj estas neeviteblaj. Ne ĉio estas el pura oro dum revoluciaj tempoj; nemalofte k neeviteble miksiĝas kun la ora entuziasmo por nobla celo la vulgara plumbo de l’ egoismo k karierismo. Estas bone konata fakto, ke dum ĉiuj revoluciaj epokoj troviĝis ŝajnrevoluciuloj, kies ĉefa zorgo estis ĉiam aspekti ortodoksaj en la okuloj de l’ pli fortaj. Tiauloj ne povas “morti kiel revoluciuloj“, tial ke ili eĉ ne naskiĝis kiel tiaj. Kaj por kaŝi sian internan burĝecon, sian filistran vivmanieron, ili ĉiam estas pretaj denunci neortodoksulojn.

Mi havas la firman konvinkon, ke K-doj Futerfas, Hajdovski, Levandovski neniam endanĝerigis la Sovetian regadon; sed ili sendube estis parole neprudentaj, kuraĝis kritiki k ne ĉion admiri. Per tio ili liveris pretekstojn al ĉiama ortodoksa karieristo por denunci ilin kiel “kontraŭrevoluciulojn“ k sendigi en malliberejon . . .

Dum sia trisemajna restado en malliberejo K-do Demidjuk povis bone pripensi k prijuĝi la situacion. Li decidis ĉesigi sian opozicion al SEU, k pli poste li eĉ fariĝis ĝia administra sekretario. Kaj dank’ al tio, ke li estas saĝa k laborkapabla homo, kreskis,

¹ Vidu n-on 324 de “S-ulo“.

[REKLAMO p.6] Nova SAT-libro! Ĵus aperis kiel volumo 12/13 de “Biblioteko de Sennaciulo“ Kristanismo kaj Patriotismo de L. N. Tolstoj. Traduko de I. Maĉernis. Kun bildo de l’ aŭtoro. 110 paĝoj. Form. 11×14 cm. Prezo: 1.20 mk. g. Mendu tuj ĉe Sidejo, 23 rue Boyer, Paris XX, aŭ Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

— pàgina 7 —

SENNACIULO 103

prosperis la entrepreno. Per lerta taktiko li eĉ povis dum kelkaj jaroj pli malpli sukcese atingi, ke SEU ne konkurencu al SAT, ke ĝi limigu sian agadkampon je la poresperanta laboro. Sed malgraŭ tio ĉiam ekzistis minaco al nia Asocio, fare de la ĝenerala sekretario de SEU. Se ni povis dum kelkaj jaroj prokrastigi la lastatempajn skismajn farojn, estis dank’ al multaj klopodoj k senĉesaj zorgoj.

Neniu estas malpli surprizita ol mi pri la decidoj de l’ CK de SEU, kiujn ni publikigis en la n-o 315 de “S-ulo“. Mia nura miro estas, ke ili ne okazis pli frue . . .

Do, K-do Demidjuk aliĝis al la partio de l’ reviziistoj. Nun lia voĉo miksiĝas en la ĥoro el tiuj, kiuj akuzas nin pri “oportunismo“, “socialfaŝismo“ k. a. similaj pekoj. Tia konstato estas sendube ĉagrena, sed ĝi ne vekas en mi grandan indignon. Mi eĉ deziras, ke K-do Demidjuk sukcesu tiom profunde revizii sian komprenon pri aferoj, ke li ne sentos eĉ plej etan konsciencriproĉon.

“Amasrevoluciano“ li fariĝis k sekve tute logike nun aplikas la rimedojn, kiuj taŭgas por politika agitado. Mensogoj k aplombaj malveraĵoj estas nun liaj preferataj armiloj. Elekti aliajn li ja ne povas. Kiam motivoj mankas, oni uzas pretekstojn. Per sofismoj estas eble al lertulo konvinki “amasrevolucianojn“, sed ne alispecajn . . .

Eble estas iluzio, sed mi kredas, ke la 10-jara eduklaboro de SAT ne estis tute vana; ke nun ekzistas en nia movado sufiĉe forta kerno el simplaj (neamas) revolucianoj, kapablaj pluigi la vivon de SAT, konservante ĝian ĉiaman karakteron — edukan, klerigan, kulturan. Se erare, nu, mi estos perdinta unu iluzion pli. Kaj kun la paso de l’ jaroj oni kutimiĝas al tio . . .

Ĉu K-do Demidjuk tamen estis nepre devigata aserti, ke la diroj de la K-doj, kiuj nun ludas la rolon, kiun li mem ludis antaŭ jaroj, havas nenian valoron pro tio, ke ili estas “anonimaj“? Se jes, li estas kompatinda . . . Niaj informantoj estas malnovaj SAT-anoj, kelkaj eĉ estas kompartianoj k sekve iliaj informoj estas por ni same valoraj kiel la antaŭaj de K-do Demidjuk. Se tiuj informoj estus tiom senbazaj, oni ne povus klarigi al si, kial la ĝenerala sekretario de SEU tiom timas ilian disvastiĝon k pro tiu timo instigas al bojkotado de “S-ulo“ k eĉ okazigas konfiskon de multaj ekzempleroj? Ni ne timas referendumon; ni ne timas kongreson en Moskvo; sed estas ĝuste la CK de SEU, kiu timas k pro tio faras ĉion eblan, por ke ne ekzistu tie en la esperanta movado normalaj kondiĉoj por tiuj aranĝoj . . .

K-do Demidjuk reviziis por ne trafi en malliberejon, por konservi sian postenon. Ne estante mem en similaj kondiĉoj kiel li, mi sekve havas nenian meriton, restante fidela al la ĝisnuna SAT. Kiel mi batalis kun li kontraŭ la reviziemo, same mi batalos sen li por gardi SAT-on tia, kia ĝi ĉiam estis . . .

Ĉi tio povus esti la finiĝo de mia parolo. Tamen, proksiman semajnon, mi eble pritraktos kelkajn flankajn, sed samtemajn punktojn. Ne por konvinki K-don Demidjuk, sed por helpi al inteligentaj k honestaj homoj, ke ili havu ĝustan komprenon pri la situacio en nia movado.

E. L.

Korektoj. En n-o 323 bonv. legi sur pĝ. 82, lasta kolono, 5-a linio de malsupre: eldiris (anst. prononcis); en p. 86, 3-a kol., lin. 36 de supre, taksi anst. “taski“.

Faktoj senmaskigas la mistifikon

K-do Demidjuk en artikolo aperinta en n-o 304 de “S-ulo“, sur pĝ. 490 k 491, provis klarigi la nepresigon de SAT-verkoj en Moskvo per la fakto, ke ekzistas tie kelkaj teknikaj malfacilaĵoj. Forpasis 5 monatoj, de kiam tiu artikolo aperis. Malgraŭ nia instrukcio de 25. 6. 30, ke oni presu tie per la ŝuldata mono ion ajn laŭ sia elekto¹ — neniu SAT-verko aperis.

Dume aperis je la nomo de EKRELO kvin verkoj

Cent tridek tri tagoj . . . . . 142 paĝoj Ruĝa Talko (Pestun) . . . . 21 „ Rublov-Zirkel . . . . . . . . . 62 „ Preparantoj de Milito . . . . 72 „ Poemoj (Majakovski) . . . . . 72 „

Ni lasu al la Legantaro la zorgon fari komentojn pri tiuj faktoj. Ni ne dubas, ke pripensemaj homoj finfine akiros kiel ni la firman konvinkon, ke la reteno de la mono de SAT en Moskvo estas unu el la atutoj en la malnobla ludo de CK de SEU kontraŭ nian Asocion.

¹ Tion ni skribis por forigi ĉian ajn pretekston pri nepresiĝo.

TRA LA MOVADO

KRONIKO

JUGOSLAVIO. K-do 8335 sciigas, ke preskaŭ ĉiuj n-oj de “S-ulo“ ne atingis lin pro konfisko, lastatempe li estis alvokata al la policestro, kiu al li diris, ke “S-ulo“ estas malpermesita por Jugoslavio. — NEDERLANDO. Jam dum pli ol 2 monatoj la Feder. de Lab. Esp-istoj ricevis la permeson ĉiudimanĉe paroladi antaŭ la mikrofono (en Hilversum) k verŝajne ni povos daŭrigi la elsendojn i. a. por kursoj. Ni ĉiam propagandis por SAT k ĝiaj organoj. La 21. decembro okazis esp. parolado de K-do Klatil ĉe tiu stacio (Hilversum, ondlongo 298 m) en kadro de la Radio-unuiĝo VARA (lab. radioamatoroj), je 8.45 ĝis 9 horo laŭ MET. Aŭskultintoj sendu raporteton al VARA, Postbus 50, Hilversum (Hol.). — SOVETIO. Odeso. Odesa Radiocentro disaŭdigas (ondo 450 m) je 3., 5., 8., 13., 15., 18., 23., 25. k 28. de ĉiu monato esp. kurson de 19.40 ĝis 20 h. laŭ MET. Aŭskultantoj raportu al Radiocentro, Odeso, Lenina str. 17, por “Esp. Radio-Bulteno“. — SVEDIO. Kiruna. La loka konsilantaro de l’ Lab. Kleriga Asocio venigis lektoron Seppik por gvidi kursojn dum sept./okt. La instruado okazis kun 150 p., inter ili ĉ. 30 geinstruistoj. Krome aparta kurso por 80 infanoj el popola lernejo. Je 26. okt. okazis ekzameno en popoldomo antaŭ 800 p. En nov. komenciĝis daŭriga kurso kun 185 p., kiun gvidas instruisto Otterfors; krome okazas en la popollernejo infankurso (gvidas instruistino Öst). Nun estas proks. 300 esp-istoj ĉi-loke.

[REKLAMO p.7] Tre taŭga informilo dokumentoriĉa k nepre leginda estas la PLENA VORTARO DE ESPERANTO. Volumo de 536 pĝ. en formato 14×20 cm. Prezo: bindita ekzemplero 10 mk. g. afrankite, broŝurita „ 9 „ „ „. Nur por aktivaj membroj (t. e. membro-abonantoj) de SAT validas rabato de 20 % je tiu ĉi verko. Mendu ĉe Adm. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 aŭ Direkcio de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX

Ricevinte ĉi tiun leteron, ni komunikis ĝin al K-do v. d. Heid, k publikigas ĝin kun la konsento de la koncernato. Red.

“Berlin, 1. dec. 1930. K a m a r a d o j ! La estraro de GLEA decidis, sendi al vi jenan proteston, pro la presigo de la artikolo de v. d. Heid en lasta n-o de “S-ulo“. Bonvolu presigi ĝin en “S-ulo“, ĉar la artikolo de K-do v. d. Heid estas erariga en sia enhavo k ofenda en sia formo:

La estraro de GLEA opinias necese kontraŭ la tendencan k erarigan artikolon en n-o 321 “Skisma malsano“ per jena ĝustigo.

  1. Ankoraŭ nun en GLEA kunlaboras kamerade socialdemokratoj k komunistoj. Socialdemokrataj funkciuloj eĉ forte k pozetive subtenas la estraron en sia laboro. 2. La GLEA-estraro informadas siajn funkciulojn k membrojn periode pri la membrostato de la organizo. Estis ĝuste K-do v. d. Heid, kiu persone proponis al K-do Vildebrand en Londono, ne aperigi en “A. E.“ la nombron de eksiĝintaj membroj. En novembra n-o de “Arbeiter-Esperantist“ estis indikitaj precizaj ciferoj pri la membrostato en GLEA, kiu eĉ montras kreskon kompare al la stato antaŭ la lasta GLEA-kongreso. 3. La raportoj de la distriktoj estas aŭtentikaj de la distriktestroj k laŭkutime aperigitaj en la oficiala organo de GLEA. 4. Kontraŭ K-don v. d. Heid, kiu nun vekrias, estis proponita la eksigo. Antaŭ ol la estraro povis esplori la fundamentecon de tiuj akuzoj, v. d. Heid preferis fuĝi el la vicoj de GLEA. Estas lia persona ĉagreniĝo, kiu vidigas lin “kompletan skismon“ en GLEA. 5. La komunistoj en GLEA ne “atingis okupi la ĉefajn postenojn“ nur nun, sed jam de pli ol 6 jaroj havas gvidajn funkciojn. Regula plimulto en la kongreso k konferencoj elektis ilin pro ilia serioza laboro. 6. K-doj Bässler k Richter, vizitinte delegacie minskan laboristan k kamparanan kolektivojn, pasis Moskvon k partoprenis kiel gastoj tute ordinaran konferencon de amika al GLEA-SEU-estraro. Ili havis nenian oficialan komision de nia organizo.

La estraro de GLEA. Komisie: Kurt Wiebach.“

KOMENTO

Ĉi antaŭan “ĝustigon“ la redakcio legigis min k necesas ĝustigi ankaŭ miaflanke la “ĝustigon“ jene:

  1. La pro la GLEA-konflikto fondita SEA (Socialista Esperanto-Asocio) jam komence de novembro nombris pli ol 600 membrojn. Pluraj el GLEA eksiĝintaj K-doj ne aliĝis al SEA. Certe ekzistas esceptoj, ke socialdemokrataj K-doj “ankoraŭ“ pozitive subtenas la estraron en sia laboro, sed kiom?

— pàgina 8 —

104 SENNACIULO

  1. Vere mi proponis en London al K-do Vildebrand ne citi nombron de eksiĝintoj. Mi ankaŭ diris al li la kialon, nome, ke la publikigo de tiom malmultnombraj grupanarciferoj ne estas propagandiga al neesperantistoj. Pri grandnombraj eksiĝoj el GLEA ĝis nun neniom estis legebla. (Intertempe ja eksiĝis grandaj grupoj laŭ demokrata voĉdonsistemo, sed oni ne raportas pri tio.)

  2. Mi ĉeestis du distriktajn konferencojn, pri kiuj aperis unuflankaj raportoj, kompreneble sub respondeco de la (komunistaj) distriktestroj.

  3. Mi “fuĝis“ el GLEA, ĉar intertempe mi konvinkiĝis, ke la partitendenca gvidado de la estro k redaktoro ne ŝanĝiĝos (laŭ propraj eldiroj de K-do Vildebrand en Lajpciga eksterordinara kunveno). Se la skismo por la GLEA-gvidantoj ne jam estas sufiĉe kompleta, ili sendube zorgos, ke tiu stato tre baldaŭ faktos. (Vidu sub punkto 1!)

  4. Vere 6 jarojn la estreco de GLEA estis en komunistaj manoj (sen redakcio); sed post la ŝanĝo de la estro k enkonduko de la nova “klara linio“ per alia pli juna k nova K-do (Vildebrand), foriĝis la antaŭa kontentiga interharmonio. La “elekton“ bone preparis la komfrakcia antaŭlaboro.

  5. Ĉu estas eble “pasi“ Moskvon, se oni veturas el Lajpcig al Minsk? Laŭ mia scio la malo ĝustas. Ĉu mi asertis, ke K-doj Besler k Rihter veturis al Moskvo laŭ komisio de GLEA? Mi ripetas, ke K-doj Besler k Rihter veturis “plezure“ al Moskvo, dum en Londono ilia frakcio pene klopodis forpeli la SAT-direkcion! Kiu volas, tiu komprenu!

A. v. d. Heid, Dortmund.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Se grenereto . . . de Kenelm Robinson, Londono 1930. Ĉefdeponejo: Heroldo de Esperanto, Köln. Formato 14×19; 160 pĝ. Prezo 6 mk g.

Jen estas nova libro, kiu plaĉos per sia bela aspekto k per sia bonega presigo: en la tuta verko mi ekvidis nur tri aŭ kvar preserarojn; sed ĝi plaĉos ankaŭ precipe per sia interesa enhavo. Se grenereto . . . konsistas el filozofiaj aŭ, pli ĝuste, el pedagogiaj rakontoj, en kiuj K. R. priskribas la morojn de la junaj anglaj lernantoj. En la novelo titolita La fremda knabo, kiu ampleksas 78 paĝojn, estas admirinde pentrita la vivado de la pensionantoj en Anglujo. Kvankam nepruda realisto, la aŭtoro dece evitas la maldecaĵojn. Eĉ en la Paganta Gasto la mistera kartona skatoleto (p. 15) ne ŝokos ĉastajn K-dinojn, ĉar ili ne komprenos.

Kvankam K. R. mirinde posedas k regas la lingvon, li ne apartenas al la skolo de tiuj stilistoj, kiuj nepre volas montri sian majstrecon per tio, ke ili ĵonglas k akrobatas per la frazoj je la kosto de la klareco. Da strangaj parolturnoj mi renkontis nur malmulte en la libro; ekz.: “la afero jenas (p. 46): oficon, en kiu li havos tempon studi, edzi, patri (94); Turner estis sedonta (146) (sedi = kontraŭdiri, diri sed); lernejo gea (lernejo por knaboj k knabinoj kune).“ Aliaj esprimoj ŝajnis al mi iom tro koncizaj: “mi memoras pri kiam (39) (pri la tempo kiam); mia influo sur vin, se ia (69) (se ia ekzistas); pri kial (87) (pri tio, kial); ankaŭ vi portos, kiam pastro (97) (ankaŭ vi tion portos, kiam vi estos pastro)“; tio estas anglaĵoj k jena frazo kontraŭe estas pure franca: “sed subite li konstatis ke li iras ofendi Claran (138)“; aliparte anstataŭ: “ne tenu la manojn en la poŝojn (138)“ k “la admiro de la aliaj knaboj estas senvalora, eĉ enuas (130)“, mi dirus poŝoj, kun la nominativo, k enuigas.

K. R. volonte k prave uzas la verban adjektivon en loko de la participo: falsa, malferma, interesa, influa, konvinka, k ankaŭ la nombran substantivon deko, dekduo, en la nepreciza senco franca de dizaine, douzaine: “el la dekduo da pensionantoj; konsistanta el deko da pensionantoj (71)“. Li same k sentime uzas la sufikson end k la prepozicion sen antaŭ l’ infinitivo: sen havi, sen konscii, sen esti; li eĉ uzas la konjunkcian esprimon sen ke: “sen ke iu malhelpu lin (140)“.

Mi notis kelkajn novajn vortojn pli malpli taŭgajn; iuj rilatas al la futbala (piedpilko) ludo: golo, goli, dribli, forŭardo, laŭno, pafi (tre rapide kuri). eksterhafo, kradisto, k jenaj, kvankam ili ne estas oficialaj, certe ne estas ĉiuj forĵetindaj: morna, erota, aprezi, patrumi, etoso (?), frekventi, iriti, limeriko, eseo, kverelo, parcelo, bebo, broka (brokaj libroj. 77), kviki (87), stumbli, heĝo, darfi, piedumi, pisi, tofeo (116) (karamelo), kakaĵo, masturbi, superumi, rivali, koito, vortumi, evento.

Resume la verko de K. R. meritas okupi bonan lokon en ĉies biblioteko.

H. B.

NIA POŜTO

6732. — Tempo mankas al K-do L. por verki tian artikolon. Via artik. en venonta n-o. Pro nesufiĉa afranko de via let. pagu al Adm. 0,30 mk. g.

5418. — Pri “Se mi estus“ vd. noton en “N. P.“ de n-o 322. Sekve tiu artik. ne aperos.

10 634. — En jan. “L. L.“ aperos iu el viaj verkaĵoj; la kanto “Vivu S.“ ne estas presmatura (vers-arte); ni posedas multajn versaĵojn pli taŭgajn, k eĉ el ili nur parto povos aperi pro spacomanko. Red

14 013. — La teksto de anoncoj kun kadro estas ĉiam sendata al Parizo, pro tio la prokrasto.

8569. — Por membroj la nekrologo estas senkosta. Adm.

KORESPONDADO

AŬSTRIO K-dino J. Stainacher, Peter Turner Str. 21, Leoben, kĉl, L, PI.

BULGARIO K-do Filip Hristov (lernanto), Derjavno Muzikalna Akademia, Sofia, kĉl, pri ĉ. temoj.

DANIO —Mi dez. koresp. kun ĵurnalisto aŭ kun s-ro aŭ fraŭlino, kiu interesiĝas pri vojaĝoj. Adr.: Jens A. B. Jacobsen, Balslev Prastegaard pr. Eiby St. Fyn., Odense.

GERMANIO —Kelkaj membroj de GEA koresp. pri interesaj temoj kĉl. Adr.: H. Wobst, Wormser Str. 59, Dresden-A. 19. —Mi sendas al vi artajn ksilografaĵojn (manpresaĵojn). Sendu al mi ĉiajn PM, pref. valorajn. Tujan resp. gar.: K-do Oskar Walter, Kleinschönau/Sa., Nr. 21.

HISPANIO K-do Gabino Martinez, Primavera 5 duplicado, Madrid, kun socialistoj k komunistoj sovetiaj, PI.

NEDERLANDO K-dino Trompettes (fraŭlino), Prezident Brandtstr. 71/II, Amsterdam.

POLIO K-do Josefo Steĉ, Aleja Wojska Polskiego n-o 29, lĝ. 56, Warszawa-Zoliborz, kĉl, MP.

SOVETIO K-do Petro Poliŝĉuk, Krasnoarmejskaja 84/5, Kiev, Ukrainio, kĉl. K-do M. T. Taramikin, Vodoprovodnij per. 17, kv. 1, Moskvo-17, kĉl, pri ĉ. temoj, PI.

[BILDO p.8 | 65,46,70,55] Kvinpinta stelo super nigra rektangulo.

Volonte mi pagos por sovetia K-do 6-monatan aŭ jar-abonon al “S-ulo“, se li mem petos tion al mi. Mia adreso: Coll J., Hôtel Lesdiguières, Cours J. Jaurès 198, Grenoble, Francio. (SAT-ano 7998.)

La 6-an de decembro mortis subite, 31-jara, nia fervora K-do MAX WETZEL SAT-ano 1745 Ni perdis kun li karan kamaradon k fervoran esperantiston, al kiu ni gardos ĉiam bonan memoron. Laborista Esp. Grupo “Frateco“, Glauchau/Sa.

ENHAVO

paĝo
Senlabora — Aĉetu pomojn! . . 97—98
Frederiko Engels . . . . . . . 98—99
Kristnaska festo por proletoj . . 99
Por ni mem . . . . . . . . . 99
La klasbatalo tra la mondo . . . 99—100
Laborista Internaciismo — Laborista Sennaciismo . . . . . . 100—101
Vojaĝimpresoj de K-do Perer . . 100
Por aŭ kontraŭ Sovetio . . . . 101
El Islando . . . . . . . . . . 101—102
Tra Esperanto . . . . . . . . 102—104
Korespondado . . . . . . . . 104

Abontarifo al Sennaciulo: Argentino, pes. 6; Aŭstrio, ŝil. 12; Belgio, belgoj 12; Brazilio, milrejs. 18; Britio, ŝil. 9; Bulgario, lev. 250; Ĉeĥoslovakio, kr. 60; Danio, kr. 16; Estonio, kr. 8; Finnlando, mk. 80; Francio, fr. 40; Germanio, mk. 9; Hungario peng. 10; Italio, lir. 45; Japanio, jen. 5; Jugoslavio, din. 120; Latvio, lat. 10; Litovio, lid. 20; Nederlando, guld. 6; Norvegio, kr. 9; Polio, zlot. 15; Portugalio, esk. 40; Rumanio, lej. 350; Sovetio, rubl. 4,50; Svedio, kr. 9; Svisio, fr. 12; Usono dol. 2,50. — Ponumera prezo estas: 0,20 mk. g. = 0,25 fr. svis. Ni akceptas ¼-jaran abonon. MONON ONI SENDU: rekte al la Administranto de SAT, Richard Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig-O-27 (Germanio), poŝtĉek-konto 6835 aŭ pere de unu el la jenaj poŝtkontoj, ĉiuj je la nomo de R. Lerchner: Bruxelles, 227 848 — s’Gravenhage, 142 084 — Praha, 501 007 — Stockholm, 4268 — Warszawa, 191 335 — Wien-D, 137 725 — Zagreb, 40 040 — Kobenhavn, 14 938 — Zürich-VIII, 15 929 — La francianoj pagu al Sennacieca Asocio Tutmonda, 23 rue Boyer, Paris-XX, per la poŝtkonto 1234—22. — En landoj kie ni ne havas poŝtkontojn, oni pagu per ŝtataj monbiletoj en registrita letero aŭ per poŝtmandato.

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

Núm. 326, 1 de gener de 1931

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

[BILDO p.1 | 21,3,64,14] Emblemo de SAT: terglobo kun meridianoj kaj kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.»

7-a JARO, N-o 326 — LEIPZIG, 1. / 1. 1931

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

Okcidenta Ukrainio sub la jugo de l’ pola faŝismo

El la eksterlanda gazetaro la laborista leganto certe scias pri la «nova» ondo de faŝisma teroro, ĉirkaŭkaptinta Polion. Sed pli kolosajn formojn akceptis la furiozaĵoj de pola faŝismo en la landoj de naci-malplimultoj (randlandoj). Kun ĉiuj fortoj la popolamasoj en Okcidenta Ukrainio batalis en jaro 1920 kontraŭ la forrabo de sia lando fare de la bienularo k militistaro pola. Per gigantaj, heroaj streĉoj ili formis feran monolitan muron de lab. solidaro k oferemo kontraŭ la invado de Pilsudski, k pecon post peco la laborularo ukrainia elbatalis sian landon el la ungegoj de l’ pola imperiismo. Ni ne devas forgesi, ke antaŭ 10 jaroj Pilsudski jam estis en Kievo, la koro de Ukrainio, k nur la organizita rebato de l’ Ruĝa armeo forpuŝis lin reen al Varsovio, danĝerigante eĉ lian kapitalisman regadon . . .

Malfeliĉe la aktiva kontraŭstaro de l’ internacia kapitalo, kiu helpis al Pilsudski «savi la civilizon kristan k eŭropan de la barbareco bolŝevika» unuflanke k la atako de Vrangel sur la sudfronto aliflanke malhelpis al la Ruĝa armeo finliberigi Ukrainion k Polion. Grandaj pure ukrainaj provincoj, kiel Volinio k Galicio kun 5—6 milionoj da loĝantoj, restis daŭre ekonomie k nacie subpremataj.

Okcidenta Ukrainio konsistas plejparte el kamparanaro (85%), tre malriĉa. Du trionoj estas senteraj aŭ malmult-teraj. La grandaj terspacoj apartenas al polaj bienuloj, modernaj feŭduloj ĝuantaj plenrajton je ekspluato. Suferegas la ukrainiaj kamparanoj ankaŭ pro la organizita koloniigo per polaj legianoj, kiuj batalis por la sendependeco de Polio. Tiel oni celas poligi la landon k krei strategian bazon kontraŭ Sovetio. Tiuj legianoj posedantaj grandajn terspacojn, dum la popolo laŭlitere malsatas, provokas tre ofte la kamparanojn al sangaj ekscesoj, kiuj finiĝas ĉiufoje per mortigoj al ĉi lastaj.

Malĝojan bildon prezentas la vivo de ukrainia kamparana familio. La tero estas prilaborata per primitivaj iloj k la mastrumo portas ankoraŭ nun kelkajn signojn de mastrumo per-

[BILDO p.1 | 36,44,64,67] Karikaturo: pola oficiro kun vipo kaj glavo staras super amaso da kuŝantaj, piedpremataj homoj; sur la tero la surskriboj «GROSS-POLEN» kaj «DEUTSCHLAND».

Antaŭ mi, ĉiuj egalaj, poloj k germanoj!

naturaĵa. La kamparanoj vestiĝas en propramane produktataj maldelikataj ŝtofoj k ne povas aĉeti la fabrikaĵojn eĉ plej malkarajn. Dum la tuta somero ili portas vestaĵojn (ĉemizo longa kun pantalono) memkudritajn el dika tolaĵo k iras plejparte senbote. La higiena stato estas terura. La familioj vivas en unuĉambraj kabanoj surplanke k ofte kune kun la brutaro. En tiaj kondiĉoj la kultura nivelo de l’ kamparano kompreneble estas tre malalta. 75—80% el la loĝantaro estas analfabetaj. Por multaj junuloj eĉ nun, dum la batalperiodo de l’ ukrainia popolo, la vilaĝaj drinkejoj estas la solaj lokoj, kie ili kunvenas k pasigas la liberan tempon. Kompreneble la registara politiko deziras k subtenas tiun staton. En tre malmultaj ukrainiaj vilaĝoj ekzistas popollernejoj, k la ekzistantaj estas dulingvaj aŭ tute polaj.

En Okcidenta Ukrainio troviĝas la kultur-klerigaj organizoj «Prosvita» k «Ridna Ĥata» celantaj disvastigi kleron inter la popolamasoj per fondo de lernejoj, bibliotekoj, legejoj ktp., sed lastatempe la polico likvidis 200 filiojn de tiuj organizoj, ĉar ili gvidis kontraŭŝtatan agadon . . .

La lab. gazetaro, kiu vekas ĉe la laborularo volon al batalo, estas konfiskata, persekutata, la redaktoroj arestataj; same ankaŭ la tre populara kampar-laborista «Sel-Rob-Jednist» estas persekutata, kies gvidantoj, deputitoj estas malliberigitaj, kandidatlistoj en multaj lokoj nuligitaj, balotliteraturo konfiskita. Kelkaj organizoj de tiu partio lastatempe estas likviditaj de l’ polico en la Lvova regiono k aliaj lokoj.

Tamen la soci-nacian konscion k volon al batalo ne povas sufoki la reĝimo de Pilsudski. Per diversaj faktoj oni ĉiumomente povas konstati tion. Kamparanoj iafoje esprimas sian abomenon al la nuna reĝimo per bruligo al bienoj de siaj subpremantoj. La ofteco de tiaj agoj kaŭzis panikon ĉe la polaj bienuloj, kies defendo estis senpova. La registara gazetaro kompreneble ne vidis en tio subitan eksplodon de kolerego popola, sed farojn de komunistoj k de ukraina militistorganizo.

Kiam la flamoj de tiuj brulegoj ĉirkaŭprenis tutan Volinion k Galicion, la registaro decidis uzi plej radikalajn metodojn por «pacigi» la landon. La vicministro por internaj aferoj organizis pun-ekspediciojn kontraŭ la ribelantoj. Pli ol tri monatojn daŭras jam tiu «pacigo». La gazet-kronikoj estas plenaj je raportoj pri arestoj de kamparanoj, likvido de ukrainaj institutoj k organizoj. En tiu agado partoprenas ne nur la polico, sed

— pàgina 2 —

106 — SENNACIULO

ankaŭ la armeo k faŝist-organizoj. La militista ekspedicio daŭras en la distrikto Bobreckie kun 25 urboj k vilaĝoj, same en la distrikto Rohatin (tie depost 23. septembro), kie ĝin partoprenas taĉmentoj de polic-lernantoj k ulanoj. Tiuj lastaj «gastas» ankaŭ en Batiatic; en Kamionce Strumila «pacigas» la loka polico. Citi la grandan indekson de likviditaj institucioj ne permesas la loko. Je 6. novembro, okaze de kamparana manifestacio kun kontraŭŝtataj agitvortoj, la militistaro ĉirkaŭis la vilaĝon Debeslavco k sufokis la lokan ribelon, arestante 31 personojn, inter ili 3 virinojn.

Tiel aspektas la situacio en Okcidenta Ukrainio. Tamen tio ne ĝenis la Pilsudski-anojn alvoki dum la balotperiodo la tieajn popolamasojn voĉdoni por la «bonfaranto k savanto» . . .

5323

K-doj enpresantaj tiun ĉi artikolon en naciaj gazetoj, bonvolu sendi pruv-ekzempleron al la aŭtoro (en Jarl. sub «Berezno»); sovetianoj al la red.

SCIIGOJ EL GERMANIO

La sindikatoj

troviĝas nuntempe en la centro de la ĝenerala atento flanke de la laboristaro. Organizita estas entute ĉ. triono el ĉiuj gelaboristoj, nome ĉ. 7 milionoj da homoj. El ili 4,9 milionoj estas membroj de la «liberaj sindikatoj», la resto troviĝas en kristanaj aŭ flavaj organizoj; la nacisocialista partio ĝis nun ne certiĝis, ĉu fondi apartajn sindikatojn aŭ penetri en la aparaton de la ekzistantaj. La liberaj sindikatoj deklaris, ke nacisocialistoj ne povas esti membroj ĉe ili.

La plimulto el la sindikatanaro ŝatas sian organizon ne kiel batalligon, sed kiel subvenci-asocion. En la jaro 1929 la libera sindikataro elspezis kiel subvenciojn ĉefe al senlaboruloj k malsanuloj ĉ. 87 milionojn da markoj, por laborbataloj (strikoj) 13,5 milionojn.

La estraro k oficistaro de la liberaj sindikatoj estas kontraŭ klasbatalo, ili revas pri «ekonomia demokratio». Ĝin mi ne povas priskribi, ĉar eĉ la elpensintoj de tiu hipotezo ne sukcesas klarigi ĝin. La taktiko de niaj liberaj sindikatoj: En okazo de nepra neceso, se la laboristaro ne plu povas esti trankviligata, do ĝi ekstriku en parteto de la industrio. Sed zorge la gvidistaro gardas pri tio, ke el ekonomia batalo ne fariĝu politika. Tiun oni okazigu aliloke, en parlamentoj, k la batalantoj estu homoj, kiuj scias konduti, pri kiuj ĉiu laboristo povas fieri, ĉar ili scias, kio decas k kio ne!

En la nunaj cirkonstancoj ekonomiaj striketoj devas esti malsukcesaj, eĉ se strikas metallaboristoj de tuta distrikto, tiom pli, ĉar la sindikatoj faras alian gravan eraron: ili ne subvencias kunstrikantajn neorganizitojn. Ĉefe pro tio la striko de metallaboristoj en Berlino fariĝis malsukcesa. Rikane la sindikato publikigis: Nur kiu

KIU ne prokrastas pagi sian reabonon, KIU krome varbas almenaŭ unu novan abonanton inter siaj kurslernantoj, korespondantoj k konatoj, TIU plifaciligas la laboron de l’ Administranto, TIU ebenigas la vojon al la 12-paĝa «S-ulo». . .

Memoru! Amplekso k efikopovo de gazeto dependas de ĝia abonant-nombro!

jetis ion en la grandan poton, povas ion ricevi!

La akra krizo radikaligas grandan parton de la germana proletaro. Al ĝia pensmaniero adaptiĝas eĉ la vere reformistaj sindikatestroj, publikigante agitajn protestartikolojn kontraŭ la «malsatregistaro».

Bedaŭrinde la verkintoj agas kontraŭ siaj propraj deziroj: Kiel parlamentanoj ili zorgas, ke la registaro ne estu ĝenata k ili eĉ subtenas ĝin. Kio konsekvencas? Ili devas vuali k senkulpigi la atakojn de la pure burĝa registaro kontraŭ la rajtoj de la proletaro. Kiel artifike ili plenumas tiun taskon, pruvu nur unu ekzemplo: Ekde 1. nov. la subvenci-tarifo por senlaborularo estas aliigita, kompreneble la ŝtato zorgas pli malmulte ol antaŭe k same kompreneble la senlaboruloj k precipe la subvenci-pretendantoj, kiuj laboras dum nur kelkaj tagoj ĉiusemajne, ili ĉiuj ne ĝojis pri la redukto. Do, sagace la sindikat-oficistoj rakontas al kunvenintaj funkciuloj, ke pri la plimalboniĝo de la asekuro kulpas ŝtata kontroloficisto, kiu pasis ankaŭ nian oficejon. Tion la funkciuloj kredas k raportas dum kunvenoj al la amasoj, k tiuj ege ekscitiĝas k blasfemas kontraŭ la senkulpa oficisto . . .

La komunistoj denove ŝanĝis sian taktikon k klopodas nun starigi apartajn sindikatojn, kiujn ili iom erarige nomas «Ruĝa Sindikata Opozicio», mallongigite R. G. O. Kun tiu RGO simpatias multaj neorganizitoj, kiuj dum la krizo radikaliĝis k eĉ aktiviĝis. Tre atentinde k menciinde estas, kio okazis lastatempe:

Anoj de la R.G.O., en la plimulto neorganizitoj, ne volis toleri redukton de sia salajro, fariĝis strikemaj k ekstrikis en la espero, ke la sindikatanoj imitus. Sed la sindikato (tramista) por malutili al la ekanta konkurorganizo, ne deklaris la strikon k tial ĝi devis fiaski. Kun ĝeno ni alifakaj laboristoj vidis dejori la sindikatanojn, dum la «neorganizitoj» kunstaris kiel strikgardantoj. Ŝajnas, ke tiaj fenomenoj ripetiĝos.

Ĉu iam skismo utilis al movado? Certe nur al tiuj, kiuj scias adaptiĝi al la konjunkturo (cirkonstancaro): hieraŭ efiki por unueco, hodiaŭ agiti por skismo k morgaŭ denove unuecigi, ĉiam fieraj pri siaj agoj. Zehrer

[REKLAMO p.2] Sendube por ĉiu esperantisto la plej necesa, konstante bezonata libro estas la PLENA VORTARO DE ESPERANTO. Volumo de 536 pĝ. en formato 14×20 cm. Prezo: bindita ekzemplero 10 mk. g. afrankite, broŝurita „ 9 „ „ „. Nur por aktivaj membroj (t. e. membro-abonantoj) de SAT validas rabato de 20 % je tiu ĉi verko. Mendu ĉe Adm. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 aŭ Direkcio de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX.

NOVJARO

Tra novjara nokto sonas dekdu batoj oscilante. Gentilhomoj brurezonas vinebrie petolante.

Ĉar foriris malnovjaro, postlasante profitbenon, per diboĉa malavaro oni festas la alvenon

de la jaro novburĝona por flatante ĝin devigi per senpena gajno mona la estonton feliĉigi.

Tra malluma strato iras hejmen laca laboristo. Por si mem li ironias: «Al mi, karbotransportisto,

«ĝojspektaklo ne konvenas, «ĉar atendas min novjare «sama peno, k mi trenos «karbon kiel antaŭjare.

«Eble eĉ mi devos perdi «mian panon perlaboran; «mi jam ofte devis sperti «tian tempon malhumoran.

«Venos tamen novjar-horo! «Novan vivon ĝi atestos «por la fratoj de l’ laboro. Tiam mi ĝojkore festos

«liberiĝon proletaran sub standardoj ruĝflirtantaj. Tiam mi komencos jaron «kun esperoj fierantaj!»

A. Huemer (13 885).

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 107

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

El Argentino

El tielnomata «revolucio», farita de militistoj k subtenita de bankieroj k komercistoj, rezultis en septembro 1930 la «provizora registaro» de l’ generalo Uriburo, kiu nun ankoraŭ regas per escepta leĝo k sieĝa stato. La unua ago de l’ ĉefoj estis rajtigi ĉiun oficiron mortpafi en la strato ĉiun ajn, kiun li trovos atencanta kontraŭ la privata propraĵo k la publikaj servoj. Ne estis eĉ opozicia movado, ĝis en manifestacio estis mortpafata studento, kio elvokis ĝeneralan malkontenton. Kelkaj anarkistaj grupoj k la eldonrondo de «La Protesta» incitis al ĝenerala striko, sed la lab. movado ne respondis, ĉar la gvidantoj deklaris ne voli enmiksiĝi en politikaj aferoj. Tuj post la «revolucio» komenciĝis arestoj al laboristoj, precipe komunistoj, kiuj kelkajn tagojn poste estis liberigitaj. La vera reakcio komencis furiozi tri semajnojn pli malfrue: La lab.-unuiĝaj sidejoj estis fermataj. Ne eblas informi pri ĝusta nombro da malliberigitoj, ĉar jurnaloj k polico nenion konigas; tamen nur en Buenos-Ajres estas almenaŭ 200 arestitoj; pli ol 40 fremdlandaj K-doj estas ekzilitaj (kontraŭleĝe). Argentinanoj estas deportitaj al Fajrolando (insuloj). La studentoj en B.-Ajres strikis 48 horojn kontraŭ la arestoj k ekziloj, kiuj precipe okazis en la provinco de Kordobo. En la haveno de Montevideo (Urugvajo) la laboristoj sukcesis liberigi el ŝipo 9 ekzilitojn k konduki en la urbon, kie ili estas liberaj.

(Laŭ informservo de Anark. Jun. Intern.)

Senlaborulaj manifestacioj en Italio

La manifestacioj de senlaboruloj en Torino k Milano, kiuj daŭris plurajn tagojn, estis pli gravaj ol oni antaŭesupozis. La viroj marŝis kun edzinoj k infanoj tra la urbo, antaŭ la urbdomon k sidejon de l’ faŝistaj sindikatoj. La respondeca faŝista ĉefo en Torino provis vane mobilizi la studentojn kontraŭ la senlaborulojn. En la periferiaj kvartaloj aperis afiŝetoj sur la muroj: «Aŭ panon por niaj infanoj — aŭ la kapon de Musolini.» En Milano malsataj senlaborul-amasoj atakis militajn aŭtomobilojn ŝarĝitajn per pano. La polico estas plifortigita en la du urboj.

La laboro de l’ «specialaj tribunaloj» (Italio)

En decembro la speciala tribunalo en Romo kondamnis du junajn komunistojn je 15-jara malliberigo pro disvastigo de l’ sekreta gazetaro. Ili estis instruistoj ĉe la supera agrikultura lernejo de Portici apud Napolo. La kondamno elvokis en Romo k Napolo tre fortan impreson, ne nur pro la gravo de la puno, sed ankaŭ pro tio, ke la du junuloj estis sin distingintaj en la lernejo per speciale bonaj kapabloj k la gepatroj havas bonan reputacion en burĝe liberalaj rondoj.

Laŭ «Italia».

La fremduloj en Norda Francio

En iu parto de Norda Francio, apud la belga landlimo, troviĝas industria centro nomata Blanmiseron (Blanc-Misseron). Multaj fabrikoj, vitrejoj, karbminejoj ĉirkaŭas tiun urbeton, en kiu troviĝas 80% da alilandaj gelaboristoj, inter ili poloj, kiuj

[BILDO p.3 | 40,34,55,41] Granda nigra triangulo inter la vortoj de la titolo.

POR EVITI LA [nelegebla] RIFON

7. LISTO: 221 — 8 kr. ĉ., Fernandez (Chabas) 2 mk. g., 1428 k 2800 — 10 mk. g., 5479 — 10 fr. fr., Buscato 1 peso, Rosmariĉ 1 p., Ferman 1 p., Corral 1 p., Niksiĉ 1 p., Barrot 2 p., Gaggianesi 8,40 mk. (ĉiuj en Buenos-Aires). — Por Esperantista Traktoro, transskribita al konto CK SEU: Grupo Hensies 25 fr. belg., simpatianto 25 fr. belg.

penadas en karbminejoj por malaltegaj salajroj. Pli ekspluatataj ol iliaj francaj kamaradoj, ili ne rajtas plendi. Revoluciema laboristo fremda estas tuj forpelata el Francio. En iu granda fabrikego tiuloka la mastroj, trovante, ke ili ne sufiĉe ekspluatas, venigis 300 aŭstriajn laboristojn, kiuj subskribis unujaran kontrakton, laŭ kiu ili devus konvene loĝi k nutriĝi. Sed kiam ili alvenis Francion, ili konstatis, ke tiu kontrakto estis nur mensoga trompaĵo. Oni loĝigis ilin en domaĉoj. Poste venis la asekur-leĝo, laŭ kiu ili devas pagi kiel la francoj (proks. 45 frk. monate), ne havante rajton ricevi pension aŭ helpon en okazo de malsano! Ili plendis farante tiujn konstatojn, eĉ strikis duontagon: la ruzaj mastroj iom plibonigis la loĝejajn kondiĉojn. Sed restas la deviga pago laŭ la asekur-leĝo. Bedaŭrinde ne ĉiuj alilandaj laboristoj ekribelas kontraŭ la mastroj por siaj interesoj kiel tiuj K-doj.

F. Gerekens (Crespin Nord).

SUR GARDPOSTENO

Civila milito konis multajn ekzemplojn de heroeco k kuraĝo, montritajn de virinoj. Por tio ilin amis k ne malofte iris kun ili ruĝarmeanoj. Sed ni konas ne nur militistinojn, ne nur flegistinojn. Jen estas Janiŝeva, estrino de divizia politika fako, kiu zorgas pri politika klerigo de ruĝarmeanoj. Estis virinoj-politikgvidantinoj en rotoj, virinoj-rotestrinoj k pli supraraŋaj. 29 virinoj ricevis ordenon de Ruĝa Standardo, kelkaj el ili finis post milito militakademion. . . .

Tiela, ekzemple, estas Anna Bogat, partopreninta dum tuta civila milito en bataloj, tiel en politika batalo, kiel en komandado de armepartoj, fininta poste kun unuavica premio kavaleriajn kursojn, k fine militakademion. Nur kormalsano devigis ŝin forlasi la militservon, k nuntempe ŝi laboras inter laboristinoj k kamparaninoj laŭ partia linio k en Osoaviaĥim (volontula civila milit-organizo). Soveta virino, laboristino k kamparanino, ne postrestos je viroj en venontaj bataloj. En Osoaviaĥim nuntempe estas kelkcent miloj da virinoj, en sanitaraj rondetoj estas pli ol 400 mil virinoj. Ekzistas pafistaj rondetoj, kie unuan premion laŭ pafado ricevis virinoj. Kaj nuntempe ankoraŭ oni povas renkonti sovetan virinon plenumanta militan laboron. Virinoj estas ankaŭ inter ruĝaj militaj aviadistoj. Laboristino k kamparanino partoprenas tre aktive k larĝe la konstruadon de socialismo en urbo k kamparo. Se necesos defendi tiun pacan laboradon k sovetan potencon, ŝi devas esti preta k sin prepari, por dum bezona momento denove elpaŝi kun fusilo en manoj.

Elrusigis Vjaĉeslav V. Kalaŝnikov (1125), Nijni-Novgorodo.

Por nia meditado

La popolo ne kapablas distingi, ĉu io estas nobla aŭ malnobla, ĉu io estas justa k honesta: ĝi estas naive ruzega k ĉiam mensogas. Niĉe (Nietzsche).

* * *

Havu hodiaŭ bonan malfidon, superaj homoj! kuraĝaj homoj! sinceraj homoj! Kaj tenu sekretaj viajn pravigojn. Tial ke hodiaŭ apartenas al la popolaĉo. Niĉe.

* * *

Kion la popolaĉo lernis kredi sen pravigoj, kiu povus per pravigoj renversi tion ĉe ĝi? Niĉe.

* * *

Sur la publika placo oni konvinkas per gestoj. Sed la pravigoj igas la popolaĉon malfidanta. Niĉe.

— pàgina 4 —

108 — SENNACIULO

LA BLASFEMO DE S-O LANG*

YAFFLE

Mi atendas kun maltrankvilo la raporton pri la Imperia Konferenco. Ni ankoraŭ ne havas ian novaĵon pri tio, kion ĝi faris. Ĉio, kion ni scias, estas tio, ke la Patrino vokis; ŝiaj Filoj venis.

Dume mi volas dispeli trivialan miskomprenon, kiu ekaperis rilate al la konstitucio de la Dominioj¹. Ĝi estas kaŭzita de du lastatempaj rimarkoj en la gazetaro;

  1. «. . . se la (Aŭstralia) registaro ne malpliigos la elspezojn, la banko malpliigos monprovizojn al la registaro.» («Observanto».)

  2. «Pli da potenco al Dominioj por elekti siajn proprajn gubernatorojn.» («Ĉiutaga Heroldo».)

Mi timas, ke multaj personoj eble pensis, ke la dua estis la rezulto de l’ unua. Ili komprenis per ĝi, ke finfine la elektitaj registaroj de la Imperio jam decidis memstare regadi anstataŭ ol permesi, ke ilia politiko estu decidata de privataj bankaj institucioj, kiuj minacas malpermesi leĝfaradon per retenado de monprovizoj. Tio igas senpripensemajn personojn scivoli, pro kio estas balotoj?

Ne estas tiel. Permesu al mi klarigi, unu fojon por ĉiam, ke moderna demokrata registaro neniam decidas pri sia propra ekonomia politiko, nek pri la vivnivelo de la popolo. Kaj tio estas la kialo, pro kiu, ĉe lastatempa spiritista kunsido, Gaj Foks (Guy Fawkes²) diris, ke se li vivus hodiaŭ, li ne ĝenus sin por supren-eksplodigi la Parlamentan Domon.

La kialo de tio, ke demokrata Registaro ne regadas sian propran monon, estas morala k religia. Se ĝi tiel farus, ĝi eble estus tentata doni al la popolo tro multon, tiel ke ili senmoraliĝus, k ĉesus enspiradi tion, kion Ŭordsvet (Wordsworth³) (kiu ŝajne estis bankisto) nomis «la akra, la saniga aero de malriĉo».

Malfeliĉe, kontraŭstaroj ekleviĝis kontraŭ tiu ĉi altgrade morala aferstato. Mi aludas al la novelektita Laborista Registaro de Nov-Suda Kimrio (New South Wales). Kiam la Banko de Anglio antaŭ nelonge diris al Aŭstralio, ke ĝi devas esti malriĉa, samkiel ĉiu cetera, ni pensis, ke la afero estas findecidita, k ke ĉiuj aŭstralianoj kviete konsentos esti lojalaj k memvolaj unuoj de tiu potenca Imperio, en kiu la suno neniam subiras nek la salajro plialtiĝas.

Sed s-o Lang minacas, ke lia registaro estrados la financon por la profito de la popolo. Ĝi estas la plej serioza krizo, kiun la mondo iam devis fronti. Se s-o Lang sukcesos, la ekonomia

[BILDO p.4 | 28,25,71,37] Karikaturo: vico de ŝanceliĝantaj, malsataj viroj; unu trinkas el botelo; dika sinjoro kun cilindra ĉapelo falas malantaŭen de ŝtupo.

La plej serioza krizo, kiun la mondo iam frontis.

[BILDO p.4 | 28,37,72,50] Karikaturo: parlamentanoj dormas sur benkoj; maldekstre staras Guy Fawkes kun glavo, en vortobalono «NOT WORTHE YE POWDER».

Se Gaj Foks nun vivus, li ne ĝenus sin. (Li diras: «Ne valoras la pulvon.»)

[BILDO p.4 | 28,51,72,63] Karikaturo: viro kun cilindra ĉapelo falas antaŭen, dum alia viro forkuras kun levita pugno.

Se okaze vi iam frapos vian piedfingron sur malmolan ekonomian fakton.

sistemo ruiniĝos k la laboristoj estos perditaj. Vi trovos ilin malantaŭ la stratangulo, ĝuante la unuan tri-manĝaĵan tagmanĝon en siaj vivoj.

La konsterno de la situacio estas klare esprimita de la «Observanto», kiam ĝi diras: «Aŭstraliaj politikistoj konsideras sin super la ekonomia leĝo.» Ili proponas submeti ekonomiajn leĝojn al fiziologiaj. Ili efektive sugestas, ke la leĝo, ke la homa stomako devas havi nutraĵon, estas pli grava ol la leĝo, ke bankoj devas havi procentaĵon. La pura vulgaro de tio ĉi kaŭzas revenon de miaj antaŭaj krieg-konvulsioj.

La «Observanto» ankaŭ malkovras la krudan malscion de tiuj personoj; «Ili estas obsedataj de la vorto kredito . . . Ili atendas, ke ĝi signifu . . . ian mistikan operacion por glatigi ĉiujn malhelpaĵojn.»

Nu, financa kredito estas mistika operacio, tute certe. Efektive, la operacio, per kiu la bankoj sorĉ-estigas monon el nenio, nomas ĝin pruntaĵo, pagigas procentaĵon pro ĝi, sin riĉigas je la kosto de la socio, k persvadas la socion, ke ili estas ĝiaj bonfarantoj, estas specimeno de 100-procenta super-kvalita mistiko, kiun iu ajn pratempa miraklo-faranto estus ĝojinta pruntepreni dum kvin minutoj.

Sed kie s-o Lang eraras, estas ĉe tio, ke li opinias, ke tiu ĉi mistika operacio povas esti utiligata por forglatigi la malhelpaĵojn antaŭ la popolo. Li forgesas, ke bankistoj havas monopolon pri mistikismo, k ke se iu ajn alia uzus ĝin, tio estus mistika rompo de ilia rajto.

Estas memevidente, ke devas esti tiel. Mistika povo estas, larĝe parolante, la scio pri diaj leĝoj. Estas tute klare, ke vi ne povas havi tian povon koncentrigita ĉe instanco elektita de la simpla popolo, kies unuoj estas preskaŭ ĉiuj tute profanaj. Ankaŭ vi ne povas apliki ĝin al tiaj mondumaj aferoj, kia estas havigi al la homoj pli da manĝaĵo. Oni diras al mi, ke mistika povo estas unufoje uzita por manĝigi kvin mil personojn per kvin panbuloj k du fiŝoj. Sed ĝuste el tiu kialo sekvas, ke vi ne povas uzi ĝin inverse, k transporti pliaĵon de fiŝoj k troaĵon de tritiko al la personoj, kiuj ĝin bezonas. Mistike parolante, estas granda diferenco inter la forigo de tro malgranda produktado k la helpo al distribuado de troaĵo. Jen, laŭ mia kompreno, estas tio, kion la «Observanto» volas diri, kiam ĝi asertas, ke la kredito ne povas esti uzata «por forglatigi ĉiujn malhelpaĵojn.»

Ankoraŭ unu vorton, karaj fratoj, antaŭ ol ni disiros. La «Tempoj» («Times») diras, ke s-o Lang «estos devigata adapti sian politikon al malmolaj ekonomiaj faktoj», k «sankcii la drastajn ŝparadojn, kiujn postulas la cirkonstancoj».

Nu, se vi esploros la demandon pri tio, kio efektive estas la malmolaj ekonomiaj faktoj, k kiuj efektive estas la cirkonstancoj, kiuj postulas ŝparadojn, vi konstatos en ambaŭ kazoj, ke estas banka politiko.

«Malmola ekonomia fakto» k «cirkonstanco» ŝajnas esti strangaj nomoj por bankisto, sed sen ia dubo tio estas rezulto de la jurnalista inklino daŭre trovadi novajn nomojn por objektoj; k tiel longe kiel la bankistoj ne kon-

* Aŭstralia ministro. ¹ Kolonioj kun memregado. ² Atencinto kontraŭ la angla parlamento en j. 1605. — Trad. ³ Poeto. — Trad.

— pàgina 5 —

SENNACIULO — 109

traŭstaras tion, mi supozas, ke ĉio estas en ordo.

Mi ne estas certa, ke «cirkonstanco» estas taŭga nomo por bankisto. Ĝi estas iom malpreciza. Estas metafizika demando, ĉu homo estas la ludilo de cirkonstancoj, aŭ cirkonstancoj estas la kreitaĵoj de la homo, k mi ne estas preta tion pridiskuti antaŭ vespermanĝo, kvankam ĉiuj politikistoj, kun la escepto de s-o Lang, ŝajne decidis je favoro de l’ unua.

Mi estas en plena konsento, tamen, kun la difino, ke bankisto estas «malmola ekonomia fakto». Kaj okaze se iu el vi iam frapos sian piedfingron sur malmolan ekonomian fakton, estas bone memori, ke troviĝas molaj spacetoj sur ĝi.

(Ilustraĵoj de «Yaffle».)

Tradukis 2978 el «New Leader» («Nova Gvidanto») 7. 11. 30, Londono (semajna organo de la brita Sendependa Laborpartio) kun permeso de ties Redakcio, kiu ankaŭ afable pruntedonis la kliŝojn.

NI VIRINOJ K LA MODO

En la n-o 315 de «S-ulo» aperis artikolo de K-dino 2019. Ne por defendi la modon, kvankam eĉ tio estus komprenebla de mi, ĉar tio koncernas mian profesion de kudristino, sed ĉi tiun temon mi rigardas de alia flanko.

La form-ŝanĝo de la vestaĵo, same kiel ĉio alia (maŝinoj, veturiloj, konstruoj ktp.) progresas, evoluas. Sed ne nur la formo, ankaŭ la materialoj estas ŝanĝataj ofte. Tion certe kaŭzas la evoluo de la teksindustrio, kie estas okupataj multaj Gek-doj.

Jes, prave, la modon kreas k diktas la koncernataj komercistoj, kies negoca intereso estas eltrovi tiajn vestaĵojn, kiuj pleje plaĉas al la virinoj, kompreneble al tiuj de la burĝa klaso — k strange: ĉiam tiuj modoj estas pli longdaŭraj, kiuj pleje malvestas la virinojn. Kaj tiuj virinoj, — ni konfesu sincere, estas belaj k longe junaspektaj. Nun ni imagu al ni la milionojn da teksistinoj k kudristinoj, kiuj produktas la miraklajn materialojn k vidas, kiel belaj estas, vestate per ili, la virinoj. Ĉu ne estas komprenebla, se apud la teks- k kudromaŝino, aŭ apud la skribo-tablo, la virinoj, ĉi tiuj kompatindaj sklavinoj de l’ kapitalismo, revadas esti same belaj k resti pli longe junaj, kiel la virinoj de la alia klaso?

Kaj kiu pleje meritas tion? Ĉu ne tiuj, kiuj produktas? Ĉiu belo k bono en la mondo estas meritata de tiuj, kiuj laboras, kiuj produktas!

Mi scias, ke la klaskonsciaj laboristinoj ne imitas la stultaĵon de la modo. Ili certe ne kolorigas sin, ili ne vizitas stultajn prezentojn de teatroj k kinoj, vestitaj per dekoltitaj silkaj k muslin-vestaĵoj ktp. Kiuj tion faras, ili ne estas klaskonsciaj, kvankam ili estas laboristinoj. Bedaŭrinde tiel estas. Kaj kiu kulpas? La tielnomataj «klaskonsciaj» laboristoj!

Tre multaj estas inter la organizitaj laboristoj — inter la pli maljunaj, kiuj diras al kritikantaj junuloj: «Vi estis ankoraŭ suĉinfano, kiam mi jam partoprenis en la laborista movado», kies edzino k filinoj fervore vizitas preĝejon, iliaj legaĵoj estas verkoj de Kurts-Maler k Kroker. La filinoj sin kolorigas k ĝenerale imitas la burĝan virinon. Eĉ la pli junaj K-doj okaze de geedziĝo vestas sin per frako k cilindra ĉapelo, la K-dinoj per vualo k mirta krono, ne parolante pri la vesto-trenaĵo. — Tiel kondutas gefiloj de maljunaj organizitaj laboristoj!

Se la virinoj en familio de organizitaj laboristoj estus edukitaj de la familiestro, sin nomanta «socialisto», tiam la sekvanta proletgeneracio, edukita de klaskonsciaj virinoj, elbatalus por si la pli bonan estonton. Sed, kiel estas nun, ankoraŭ multe ni devos suferi k doni martirojn por la evoluo de laborista movado, k tre multaj laboristinoj fariĝos amikino, amatino k prostituino por akiri silkajn vestojn, por imiti la burĝan virinon, sekvi la modon, esti bela k plaĉi . . . «Ĉar ne ekzistas eĉ unu proletino, kiu estus finance tiom forta, ke ŝi povus imiti ĉion, kion postulas la ‘diino’ de la modo.»

Nu, K-doj, por aktive partopreni en la laborista movado, en via loĝejo komencu la agitadon, eduku vian edzinon, fratinon k filinon. 5418

Pri la enhavo de artikoloj aperantaj en «S-ulo» respondecas la aŭtoroj.

Vojaĝimpresoj de K-do Perer¹

(2. daŭrigo. Vidu n-ojn 324/325)

Miaj impresoj

En franca Elzaso mi rimarkis, ke la parolata lingvo estas ĉefe loka idiomo. Ĝendarmoj tiutempe (1928) svarmis tra la lando. Kiel en tuta Francio ĝenerale, la vivkondiĉoj estas la plej malkaraj el ĉiuj, kiujn mi trovis ĝis nun. Vizitinda estas Elzaso pro la diverso de sia klimato, kulturado k belaj naturvidaĵoj. Bedaŭrinde mi ne sukcesis tiam renkonti esperantiston.

Germanio estas lando, kiu ĝenerale plej plaĉis al mi, dank’ al siaj kulturaj ecoj, karakterizitaj per puro, disciplino, ordo, zorgemo. Bedaŭrinde mi vidis tro multajn senlaborulojn. Homoj amase migras de urbo al urbo (precipe junuloj) pro senlaboreco. Proleta solidaro estas tie bone organizita. Vaguloj ricevas ĉiam senpagan loĝejon, nutradon ktp. fare de loka lab. organizo, se ili estas mem organizitaj. Laborista movado imponas pli ol en Francio. Kvankam la vivkostoj estas senteble pli altaj ol en Francio, mi kredas, ke ĝenerale tiom materie kiel morale oni pli bone vivas.

Multajn domojn por laboristoj oni konstruas. Ĝenerale zorgas pri tio lab. organizoj mem. Sporto estas tre disvastigita, precipe la naturamika (turisma) movado laborista. Oni tre zorgas pri vivado en plenaero, precipe tio rilatas al infanoj. La germanaj urboj estas juveloj de puro k bonordo. Ankaŭ de turisma vidpunkto la lando estas vizitinda (laŭmemore mi citas la Nigrarbaron kun Stutgarto, Saksan Svision).

La vojretaro estas bone surbicikl­ebla. Ĝenerale la popolo ĉie bonakceptis min. Mi tute ne eksentis «kontraŭfrancan» spiriton, escepte ĉe la franc-germana landlimo. Mi opinias, ke la germana popolo sin pli bone vestas, nutras k precipe pli higiene loĝas, ol ajna alia eŭropa popolo, kiun mi vizitis. En Germanio ĉio aspektas kiel nova. La esp. movado estas treege disvastigita. En ĉiuj urboj k turisturbetoj oni povas trovi esp-istojn. La samon mi povas diri pri Aŭstrio k Hungario. En Vieno tamen okulfrape oni vidas ĉie atingojn de socilaboro. Jen grandaj porlaboristaj domoj, infanĝardenoj kun akvujo, kie la etuloj povas sin bani akve k sune. En Aŭstrio k Germanio la libero de l’ popolo ĝenerale estas sufiĉe granda kompare kun Hungario. En ĉi tiu lando, precipe en provinco, kunvenlibero ne plu ekzistas. En Budapesto mi rimarkis belegajn laboristajn palacojn-klubejojn. Apud tio — grandan vicon da senlaboruloj mi vidis; unuafoje mi konstatis ankaŭ grandan kvanton da virina k infana laborforto ĉe pezaj fizikaj laboroj. Kaj apud tio ekzistas multaj viraj fortoj, kvankam finutritaj, kiuj senlaboradas, nenion ricevante kiel monhelpon de l’ ŝtato. En provinco la blanka diktaturo estas tia, ke eĉ al neŭtralaj rondoj oni malpermesas instrui esp-on. Komike, — ĉe la landlimo mi rimarkis junulbatalionojn kun lignaj pafiloj. Ĉu do oni timas eĉ konfidi al ili pafarmilojn?

En Ĉeĥoslovakio floras kiel ĉe hungaroj la nacimovado. Oni instruas precipe malami Germanion. Moroj estas

¹ France: Peraire.

— pàgina 6 —

110 — SENNACIULO

jam slavaj, precipe en Galicio. Pli ol ajna alia lando, Ĉeĥoslovakio gardis k konservis siajn naciajn morojn, dank’ al sia geografia lokiĝo. En la Karpata regiono la loĝantoj de ĉiuj vilaĝoj havas sian propran vestmanieron. Virinoj plej ofte vestiĝas per grandaj pantalonoj, kiel franca zuavo, kun tre videblaj koloroj. Oni trinkas ankoraŭ multe da brando.

Tiu popolo, kun longaj haroj, fantaziaj vestoj, estas fanatike religia. Strange por mi estis observi iliajn ceremoniajn preĝfestojn. Kompreneble, ĉar tie vivas tri, kvar popoloj, inter ili regas malpaco. Kiam unuj religifestas, la aliaj ilin mokas — k reciproke. Je turista vidpunkto la lando estas tre rekomendinda: belaj montoj, abundo da fruktoj k legomoj, gastema popolo, kvankam dividita k malklera. Puro, ordemo, zorgemo, karakterizanta la germanan kulturon, malaperas. Ni venas en slavan zonon… La leĝoj estas sufiĉe liberecaj; se la lab. movado ne tiom prosperas kiel alilande, aliflanke ankaŭ la faŝismo ne tre videbliĝas. (Daŭrigota.)

TRA ESPERANTIO

Kiun valoron havas la asertoj de la Opozicio?

La opozicio asertas:

  1. Ke ni provas eksigi K-dojn el SAT nur pro ilia politika konvinko k tiucele mendis rezolucion kontraŭ la opozicio.

Ni konstatas: La opozicio povas doni ne eĉ la plej etan pruvon pri tiu aserto. Eksigoj estas farataj nur en okazo de evidenta malobeo al la Statuto de nia Asocio, senkonsidere de kiu ajn flanko venas tia malobeo. Unuflanke, la Direkcio ne konsistas, same kiel la tuta membraro, el politike samopiniantaj K-doj. Nenia pruvo pri aserto, ke ni imitas la metodon de CK de SEU. Aliflanke, neniam K-do Lanti aŭ iu ajn alia direkciano pledis por oficialiĝo en SAT de sia persona koncepto, sed male ni ĉiam kontraŭstaris unuanime al kreo de socipolitika programo.

  1. Ke ni enmiksiĝas en GLEA-aferoj.

Ni konstatas: GLEA (same kiel SEU) rompis la Konvencion akceptitan en Göteborg (1928) kun la voĉoj de iliaj reprezentantoj. La organo de GLEA, kiu, laŭ la Konvencio, devus disponigi lokon al SAT en siaj kolonoj (vd. pĝ. 23 en la Jarl., paragr. 12), same kiel SAT por LEA-aferoj, estas uzata por kontraŭbatali SAT, por propagandi entreprenojn skismigajn («Ekrelo», la al SAT konkurencan libro-eldonejon, «Internaciisto», konkurencan al «S-ulo» gazeton), rompante tiel la Konvencion de Göteborg. La GLEA-estraro kredigos al neniu penskapabla homo, ke Besler k Riĥter, kiuj partoprenis kunsidon de CK de SEU, kiu faris skismigajn decidojn, kiel reprezentantoj de GLEA (vd. «S-ulo» n-o 315, «Intern.» n-o 1), veturis «por plezuro» al Moskvo.

«S-ulo» estas nun kiel antaŭe je dispono de l’ LEA-oj por informaj raportoj. La artikoloj pri GLEA, aperintaj lastatempe en «S-ulo», havis informan karakteron.

  1. Ke la Lajpciga decido pri aktiva membreco (membro-abonantoj) estas direkcia artifikaĵo.

Ni konstatas: La membraro libere, sen ia influo aŭ instigo niaflanke, decidis pri la koncerna propono, tiel ĉe la Lajpciga Kongreso, kiel per la referendumo de l’ membraro.

  1. Ke ni likvidis la Literaturan Komisionon (Odeso), la Esperanto-Servon (Besler), malhelpis la redakcian komitaton de «La Nova Epoko» en ĝia laboro, por nin liberigi de opoziciaj K-doj.

Por karakterizi tiun aserton, ni simple citas jenajn dokumentojn: (Poŝtkarto de 6. 3. 30 de la sekretario de Lit. Kom., K-do Rublov, Odeso) «La Literatura Komisiono decidis rifuzi de siaj postenoj pro troa okupiteco de l’ ĉi tieaj K-doj . . .» (El la protokolo de l’ Lajpciga Kongreso, n-o 256 de «S-ulo», pĝ. 495) «K-do Lanti: . . . Se en la funkciigo de tiu nova Servo (temas pri Paĝo de Esp. Servo en «S-ulo» — Red.) okazos konfliktoj, estu bone komprenate, ke la Pl. Kom. mem rajtos ĉesigi tiun eksperimenton . . .» «K-do Demidjuk proponas baloti 1. principe pri la propono, 2. pri lia propono, ke la materialo ampleksu maksimume 1 paĝon, 3. pri la enmiksiĝo de l’ Pl. Kom. Pri la 3-a punkto oni ne bezonas baloti, ĉar la rajtoj de l’ Pl. Kom. ekzistas laŭstatute . . . — Ambaŭ partoj de la propono . . . estas aparte voĉdonigataj k akceptataj unuanime.» Ni forigis el «S-ulo» tiun Paĝon, tial ke la reteno de nia mono en Moskvo devigis nin malampleksigi la gazeton je 8 paĝoj k nur pro tio. Nenia komparo estas farebla kun la aliaj fakpaĝoj, kiuj aperis jam kiam la gazeto estis 8-paĝa nur ĉiun 5-an aŭ 6-an semajnon, dum la Paĝo de Esp. Servo aperis ĉiusemajne. Kaj pri la agado (pli vere ne-agado) de l’ Red. Komitato de «LNE» en Moskvo juĝis la Kongreso de Londono, aŭskultinte la raportaron de la Plenum-Komitato, k ankaŭ tiun de la Red. Komitato mem.

Fakto estas, ke jam en 1928 ĉe la Göteborga Kongreso K-do Nekrasov publike pentis pri sia malakurato k solene promesis estonte liveri akurate la materialon por «LNE». Tiun lian promeson li ne plenumis k la Direkcio estis multe riproĉata pro nia «nekomprenebla malsevero» al K-do Nekrasov. Tial ke kelkjara sperto montris plej evidente, ke en Moskvo oni ne povas akurate redakti la revuon, ni decidis forpreni la oficon el la manoj de K-do Nekrasov. Alia motivo pri nia decido ne estas.

  1. Ke ni malakceptis siatempe ĉiujn proponojn pri presigo de eldonaĵoj en Moskvo.

Ni konstatas: En nenia momento ni malakceptis tiujn proponojn. Ni ripetas, kion ni respondis pri tio al K-do Demidjuk en n-o 304 de «S-ulo» (pĝ. 490 k 491): Se ni ne admonis pri plua presigo de libroj antaŭ la 12. 2. 1930, tio okazis, ĉar ni devis supozi, ke la Moskva presejo estis dume okupita pri la presado de laŭvice presenda «Kosmopolita Ideo». De tiam ni insiste skribis ĉiumonate (30. 4., 27. 5. ktp.), poste publike en «S-ulo», urĝante presigon de libroj en Moskvo.

  1. Ke la kolekto «Por eviti la Rifon» estas starigita por blufe eltiri proletajn monerojn por plua disŝuto de kalumnioj (!). «La Direkcio trompe ŝtelas nomojn por tiu listo (!) . . .»

Ni konstatas: Tiu ĉi fiaserto estas ofendego al la grupoj k izolaj K-doj, kiuj oferis k oferas monon por nia kolekto starigita por eviti la minacantan bankroton de SAT. Nur dank’ al tiuj donacoj, dank’ al aĉeto de akcioj de nia Eldonkooperativo k dank’ al la monprunto de nia sekretario, K-do Banmer (vd. pri tio n-on 323), SAT povis k povas supervenki la nunan krizon.

Kaj kion dume faras la opozicio? Ĝi alvokas en sia gazeto ne plu transpagi la monon por la kolekto «Dua esp. traktoro» al la Administracio de

[REKLAMO p.6 | 65,77,91,98] Kiel mi havigos al mi belajn ilustritajn plurkolorajn POŜTKARTOJN kiuj simboligas la idealon DE SAT? Serion de 5 tiaj artaj kartoj liveras kontraŭ pago de 0,50 mk. g. Administracio de SAT, Leipzig O. 27.

— pàgina 7 —

SENNACIULO — 111

SAT, kiu transpago estis unu el la rimedoj por iom plimalgrandigi la ŝuldon de CK SEU al SAT!! . . .

  1. Ke ili ne volas krei novan organizon.

Tamen faktoj parolas. Ni konstatas, ke la opozicio eldonas jam propran gazeton, rekomendas bojkoti «S-ulo»n, kreis propran Eldonkooperativon, kiu jam aperigis plurajn verkojn, koncize — faras ĉion, kio reale karakterizas la bazon de nova organizo. En «Intern.» mem estas represita Protokolo de kunsido de CK SEU de 7. 8. 30, en kiu estas antaŭvidita la kreo de nova organizo dum aŭg. 1931 en Moskvo. (La traduko «nova organizo» estas farita aŭtentike laŭ ruslingva teksto de du spertaj ruslingvaj K-doj k plie en francan lingvon laŭ la zorgo de l’ Kontrol-Komitato; vd. pri tio n-on 319). Eĉ se tiu organizo oficiale ne ankoraŭ ekzistas, ĉiuj lastaj elpaŝoj de la opozicio konfirmas, ke ĝia oficialigo estas nur prokrastita pro taktikaj konsideroj¹. Ne estas eble fornei la faktan subfosan laboron, la faktan starigon de nova konstruo . . .

  1. Estas ankoraŭ unu riproĉo, kiun ni ne tute volas prisilenti: la aperigo de artikolo de K-do Lora en la n-o 303 de «S-ulo». Kvankam ni klarigis la aferon ĉe la Kongreso en Londono, ni tamen volas denove diri la ĝustan parolon pri ĝi. Ne la Redakcio de «S-ulo» kulpas pro la enmeto de tiu artikolo, sed K-do Bata mem per sia propra provoka artikolo (en n-o 299), al kiu respondis tiu de Lora. Sed eble iuj pensos, ke la artikolon de Bata ni ne devis akcepti. Sed tiuj ne komprenas, ke ĝuste Bata planis atingi rifuzon por sia skribaĵo. Tiucele li postulis, ke nenio estu forstrekata ktp. Sekve, se ni ne enmetus la artikolon, hodiaŭ la opoziciularo riproĉus, ke ni rifuzas artikolojn de komunistoj, artikolojn, kiuj havas kiel celon defendi Sovetion ktp. La ario ja estus tute la sama, nur la paroloj estus iom aliaj . . .

Estas por ni tute klare, ke la opoziciularo uzas iajn ajn pretekstojn por agitadi kontraŭ la Direkcion, kiu volas konservi SAT-on tia, kia ĝi estas ekde ĝia fondiĝo; la opoziciularo volas revizii ĝiajn gvidprincipojn. Jen la kerno de l’ konflikto. Sed ne povas esti dubo, ke la granda plimulto el la membroj ne konsentas la revizion.

Al riproĉo kiel tiaj, ke ni «konspiras kontraŭ Sovetio» k. a. similaj k samvaloraj, ne indus, ke ni respondu. Nur per la piedo oni forpuŝas tiajn malpuraĵojn.

La konkludo el ĉi-supro estas simpla k klara: Ĉiuj asertoj de la opozicio senescepte estas senbazaj kalumnioj k mensogoj. — Direkcio de SAT.

¹ Vd. n-on 322 (Berlina kunsido de 2. nov.).

PRI LA MEMBROKOTIZOJ

Por tiuj, kiuj ne zorge studis aŭ ne plu memoras la klarigojn de l’ Administranto en n-o 319, ni vokas en la memoron: Tiuj K-doj, kiuj pro ia kialo pagas nur la simplan kotizon ĝisnunan, kiu ne inkluzivas la abonon al la oficiala organo, estas registrataj kiel pasivaj membroj. Tamen ili rajtas plene ĝui la servojn de la Asocio same kiel aktivaj membroj, tiel kiel estas difinite en la Statuto, k ricevas la Jarlibron. Ĉar tio al multaj ŝajne ne estas klara, ni ripetas ĝin, por ke pasivaj membroj ne havu la senton esti kvazaŭaj senrajtuloj en SAT. Sed estas kompreneble, ke povas aktive partopreni en la ĝenerala gvidado de la Asocio nur tiuj, kiuj abonas «S-ulo»n.

KONTRAŬ LA SKISMIGAJ MANOVROJ

Rezolucio de la Nacia Komitato de B. L. E. A.¹

Ĉe kunveno de Nacia Komitato de BLEA je 7. decembro 1930 oni legis leterojn de la Bournemouth-a k Willesden-a grupoj pri BLEA k la Göteborga Konvencio.

Estis akceptita rezolucio, ke BLEA konfirmas sian lojalan subtenon al la Konvencio inter SAT k LEA-oj k promesas sian daŭran helpon al SAT.

Joel Sulski (4304), Konvencia Peranto por BLEA.

¹ Brita Laborista Esp. Asocio.

Vera SAT-ana Spirito

Ni ricevis jenan leteron, kiun ni ne volas malkonigi al nia aktiva membraro. Ĝi servu kiel ekzemplo ne nur por senlaboruloj, sed ankaŭ por laborhavuloj.

«Kara Kamarado! Kvankam mi estas senlabora k pro tio ne disponas pri sufiĉe granda monsumo, malgraŭ tio mi deziras resti aktiva membro. De hodiaŭa tago mi intencas sendi al vi la aktivan kotizon partpage. Laŭ mia povo mi sendos ĉiusemajne sumon de 1,50 mk, por ke mia kotizo estu plej baldaŭe kompleta. Samtempe mi enmetas 10 PM, t. e. 1,50 mk.

. . . . . . . . . . . . . . . . . .

Antaŭdankante mi restas sennaciece k frate via 10 771.»

Estas kompreneble, ke ni, ne dirante vorton, akceptas ĉi tiun pagmanieron de senlaboraj K-doj. — Adm.

ĈE LA NEŬTRALULOJ

La mallongonda oficiala ŝtata radiostacio en Praha, ricevinte instigojn de diverslandaj radioamatoroj, decidis regule disaŭdigi espajn informojn.

Pri esp. Morse-alfabeto

Kompletige al div. artikoloj pri tiu temo publikigitaj en «S-ulo», certe interesos la noto, ke jam antaŭ du jaroj la propono de l’ Ministerio de Poŝto k Telegrafo en Jugoslavio instigis ĉe la Internacia Telegrafa Unio unuecigon de l’ supersignitaj literoj por transdono de telegramoj en slavaj lingvoj.

La koncernaj signoj de l’ Morse-alfabeto estas:

Morse-signo: Slava sono: Esperanto-transskribo:
— . — — . č ĉ
— — . — . ğ (aŭ dž) ĝ
— — — . — š ŝ
— — . . — ž ĵ

Estis aldonita al la rilata skemo jena aldono: Tiuj ĉi telegrafaj litersignoj estas uzeblaj ankaŭ por la signoj de esp. literoj ĉ ĝ ĵ ŝ.

Apartaj signoj por ŭ k ĥ ne estis fiksitaj.

TRA LA MOVADO — KRONIKO

BRITIO. Liverpool. Depost la Londona Kongreso K-do E. Berg (14 918) el Solingen travojaĝis Anglion, k je 11. nov. fariĝis gasto de l’ Liverpulanoj. Poste li iris al Birkenhed (Ĉeŝ.), kie li loĝis ĉe Gek-doj Ŝipman (9044). Dum la restado en la distrikto li vizitis i. a. la kooper. ŝuriparejon, vaporŝipon, laborejojn k multe propagandis por esp. k SAT ĉe gelaboristoj. En najbaraj grupoj li parolis pri siaj spertoj dum jara vojaĝo tra Skandinavio k Belgio. Li nun vizitas Skotlandon. Tiaj vizitoj helpas ĉe la propagando. (12 950.) La 9. dec. la Merseyside(Liverpul)-distriktaj SAT-anoj kunvenis k diskutis pri nuna k estonta agado. Oni decidis pli vigle agi k instigi la W. E. C. (Lab. Kleriga Asocio) starigi kursojn dum la venonta sezono. K-do Baxter (12 950) estas elektita kiel sekretario. — NEDERLANDO. Je 21. nov. La Nederl. Fed. de Lab. Esp-istoj enregistris sian 1000-an membron. (Inter tiuj membroj estas 214 simpatiantoj, 22 simpatiantaj organizoj). De januaro ĝia organo «Laborista Esperantisto» aperas ĉiu-dusemajne (eldonkvanto 2000 ekz.). — La esp-lingvaj komunikoj por la gazetaro eldonataj de I. T. F. (Transportlab. Fed.), kiuj aperas depost unu jaro, estas nun dissendataj 161-ekzemplere; i. a. 28 ekz. estas oficiale dissendataj al aliĝintaj sindikatoj, kiuj ne ricevas la komunikojn en sia nacia lingvo (Ĉeĥoslovakio, Ĉinio, Hungario, Japanio k. a.). Pagantaj abonantoj estas 124. Ĉiujn transportlab. K-dojn ni atentigas, ke depost 1931 la jara abonprezo estas malaltigita (bazo: 2 mk. g.). — SVISIO. La Svisa Asocio de Esp. Fervojistoj petas nin atentigi ĉiujn vojaĝantajn K-dojn uzi esp-on dum la vojaĝo per fervojo eksterlanden, alparoli la deĵorantajn oficistojn per esp-e, por ekscii ĉu ili parolas esp-on aŭ scias pri ĝi. Tio estas efika helpo al fervojist-esp-istoj en ilia propagando.

[REKLAMO p.7 | 62,80,90,94] Ekde nuna monato vi legos en LA NOVA EPOKO paĝojn el la antaŭmilita Historio de l’ laborista esperantista movado. Abonu al tiu unika en Esperantio literatura revuo, eldonata de SAT! Jarabono sur la bazo de 4 mk. g. (3 mk. por SAT-anoj). Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O. 27.

— pàgina 8 —

112 — SENNACIULO

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Poemo de l’ Plugisto, originale verkita de H. M. Ĥrima. Formato 12×15 cm, 62 pĝ. Prezo: 0,60 mk. g. Biblioteko de Sennaciulo, SAT-eldono; 23, rue Boyer, Paris 20, Administracio, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

Nia K-do Ĥrima estas ia vera, sentema poeto, kiu mirinde majstras nian lingvon. En sia Poemo li kantas pri amo ĉasta, pri esperanto; li kompate priskribas la mizeron de la proletoj k ribelas kontraŭ la burĝoj k la pastroj:

Kamaradoj, ne plu fidu
Al pastraro hipokrita —
Ili pretas nin perfidi
Al burĝaro parazita. (21. Perfido.)

Ĉar la aŭtoro uzas la rimon kune kun la ritmo, la vortordo estas ofte transturnita; tamen ĉiuj versaĵoj legiĝas facile; kelkaj eĉ estas puraj juveloj. La lingvo estas tre korekta, absolute klasika. Nur kelkaj vortoj ne estas ankoraŭ oficialaj: mesaĝo (sciigaĵo), fuĝo, ŝanceli (ŝanceliĝi), onia (ies), geo, amgeo (du geamantoj), plebejo (plebano), k multaj verboj kiel rigori, gusti (sapori), dorni, vorti (paroli), forti, soifanti, krueli, tempesti, dinami (fortiĝi), ŝminki, martiri (suferegi), dolĉi, roli (ludi rolon), senfini, senlimi.

Entute la Poemo de l’ Plugisto estas ia bonega verketo, kiu meritas havi tre bonan lokon en nia biblioteko. Povu ĉiu K-do, ĝin legonta, senti la saman plezuron, kiun mi mem ĝuis. — H. B.

Por recenzo, de K. R. C. Sturmer, 61 pĝ., prezo: 1 ŝ. 6 p. broŝ., 2 ŝ. 6 p. bind., afranko 2 p. Eld. British Esperanto-Association, 142, High Holborn, London W C 1, 1930.

Ordinare oni ne imagas al si, ke la esp. literaturaj originaloj povus senpune publikiĝi en la nacilingvo de siaj aŭtoroj. Eble ĝuste pro tio ili estas skribitaj rekte en esp-o. Al tiu suspekto la novelo de Sturmer liveras vere nenian okazon.

Ĝi konsistas en kurioza skizo pri la diversaj influoj, kiujn la malfermo de literatura kurso ĉe angla Laborista Kleriga Asocio havas super malsamaj spiritoj: la universitata profesoro H. Davis, al kiu ĝi konigas la entuziasman sciavidon de proletaj plenaĝuloj; la kursosekretario, R. Bell, oficisto en metisindikato, en kiu la paroloj de la prof. elvokas rememorojn pri la gimnazio, pri la pli riĉaj, burĝaj kamaradoj, sian envion al ili, sian pasintan amon al poezio, speciale al tiu de poeto Brooks, k fine tedan malkontenton pro sia modesta, katenita vivo; la edzino de Bell, kiu antaŭsentis en tiu kurso ion malamikan al si, eksteran minacon al sia unuajara geedza feliĉo, k ĉagreniĝas vidante, ke la menso de la edzo fremdiĝas al ŝi; iu oficisto de la L. K. A., kiu en la malfermo de tiu kurso trovas nur indiferentan materion por noto en registro, k. a.

Mi resumis nur la ĉefajn trajtojn de la novelo: ĉar la aŭtoro, laŭ la malrapida dialoga maniero de la modernaj romanistoj, Proust aŭ Joyce, kunkondukas nin en multajn ekstertemajojn, iom difektante la unuecon de sia verko, sed prezentante elvokivan pentron de la moderna angla vivo, monotona, korektega, nesociema. Oni diris, ke ĉiu anglo estas mem insulo, k tiu insuleco de la animoj, tiu kunekzistado de multaj apartaj klasoj k klasetoj, eĉ en la proletaj medioj, forte frapas la aŭtoron. Kaj ĝi estas efektive rimarkinda karaktero de malnovaj burĝaj landoj, kiel Anglio aŭ Francio. Ĉio tio estas priskribita per mallongaj, vervaj, ofte humoraj ektuŝoj, k flua, pitoreska stilo.

Malgraŭ kelkaj kritikindaĵoj, kiujn li facile evitus petinte alilingvanon por tralegado de la manuskripto (anglismoj: p. 6 tiam = poste; 14, strumblis elen = elirante; 27, distrikto = kvartalo; 46, kaŭzis = igis; nekutimaĵoj: 15, taŭgis = konvenis; 18, 20, pala = bela; 19, sin teni al si = teni sian rangon; 30, umi = ellogi, elpumpi; 37, baloti por lokoj sur = en la konsilantaro; 42, trempita = baniĝanta, droninta; misuzo de um anst. ig en: 16, ekpintumi langon; 54, 59, vortumi; 52, motivumi) la lingvo estas bona k riĉa. Inter proponitaj neologismoj, aprezi (= kompetente taksi la artan valoron de io), evento (= definitiva okazaĵo), svelta, obscena (= pudorofenda) ŝajnas utilaj. La formo fuĝi estas preferinda al fugi (pro la muziktermino fugo). Morna (= malgajiga) k etoso (= spirita atmosfero, impreso farita de loko al animo) ŝajnas malmulte necesaj k ilia signifnuanco malmulte internacia.

Resume, valora, rekomendinda verko, kiu honorigas nian literaturon. — Prof. G. Waringhien, L. K.

Esperdona Islando de Jak. de Vreese, S. J., esp-igita de Fratulo Floriano. Eld. Espero Katolika, 22, Cours Albert-Premier, Paris (8). 40 pĝ. Form. 12×17 cm. 11 ilustraĵoj. Prezo (afrk.) 5 fr. fk.

Post kelkaj paĝoj pri islanda popolo k lando la aŭtoro traktas en tiu broŝuro historion k perspektivojn de katolika propagando en tiu norda insulo.

Patroj. El la antikva hebrea literaturo «Miŝna’o» antaŭ 2000 jaroj. IV-a parto, IX-a volumo. El la originalo trad. k eld. Joz. Rabinoviĉ-(Tajc). Erec-Izrael, Jerusalemo, Palestino. 1930. Ĉefdeponejo: Heroldo de Esperanto, Brüsseler Str. 94, Köln. 30 pĝ. Form. 13×20 cm. Prezo: 0,80 mk. g.

Kiu interesiĝas pri antikvaj literatur-fragmentoj, trovas en tiu ĉi fragmento teologiajn k primoralajn pensojn. Sed li devas kromakcepti tiun strangforman, didaktikan, bibliecan lingvaĵon, kiu karakterizas tiaspecajn skribaĵojn. La traduko ŝajnas esti bona, almenaŭ ni ne trovis malklarajn frazojn nek vortojn. — N. B.

[REKLAMO p.8 | 11,78,37,95] K. MARKS kaj FR. ENGELS — La Komunista Manifesto. Esperanta eldono de tiu fundamenta verko de la marksista literaturo. Prezo: 0.60 mk. g. Havebla ĉe Administrejo de SAT Leipzig O 27

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»: Le Matérialiste, Laeken, nov., Sanktulo eksigita (311); O Proletario, Lisboa, 15. 11., Sankt. eksigita (311); Volksztg. f. d. Riesengebirge, Hirschberg, 8. 12., Homo k maŝino.

Represis el «LNE»: TUL-sportgazeto, Helsinki, 25. 11., prol. infano k korp-ekzercoj; Le Populaire, Paris, 19. 11., lab. sporto k socialismo.

Priesper. artik. enhavis: Signalen, Stokh., 4. 12.

Pri SAT-Kongreso raportis: Delavska politika, Maribor, Jugoslavio.

NIA POŜTO

16 689. — Vers. ricevitaj. Pri la kulturvesp. ni nenion ricevis. — Red.

Atentigo! K-doj metu sur siaj leteroj al la Redakcio ĉiam siajn nomon k adreson!

ATENTIGO!

Por prepari novan, plivastigitan eldonon de «PETRO», la uzantoj de tiu ĉi kursa lernolibro bonvolu sendi senprokraste siajn rimarkigojn k sugestojn al: K-do Reto Roseti, 111, High Str., Dunfermline, Skotl., Britio.

Sovetianoj, atentu!

Kiu el vi havigus al mi laborlokon en Sovetio? Mi estas 26-jara, ĉeĥoslovako, teksisto k dez. tie saman laboron. Kiel kompenson mi pagus por li la tutan abonsumon de «S-ulo» por 1931. Adr.: Jos. Janouček, Aŝ, Bohemio, Uhlandgasse 7 (Ĉeĥoslovakio).

ENHAVO

paĝo
Okcidenta Ukrainio sub la jugo de l’ pola faŝismo 105—06
Sciigoj el Germanio 106
Novjaro 106
La klasbatalo tra la mondo 107
Sur gardposteno 107
Por nia meditado 107
La blasfemo de s-o Lang 108—09
Ni virinoj k la modo 109
Vojaĝimpresoj de K-do Perer 109—10
Tra Esperantio 110—12

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

Núm. 327, 8 de gener de 1931

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

7-a JARO, N-o 327 — LEIPZIG, 8. / 1. 1931

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lehner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

HISPANIO — ĜIA EVOLUO DE 1923 ĜIS HODIAŬ

De K-do el Hispanio, kies nomon ni ĉi tie ne publikigas laŭ lia propra deziro (li jam estis arestita pro sia politika aktiveco), ni ricevis la sekvantan priskribon, kiu iom konatigas nin kun proletaro k laborista movado en tiu lando. La lastsemajnaj okazoj ree direktis la streĉan atenton de l’ tutmonda laboristaro al la proletaro hispania, pri kies efektiva forto k pozicio ni ĝenerale tro malmulte estas informitaj per la nacilingva laborista gazetaro. Red.

Kompreneble, kiel en la ceteraj partoj de l’ mondo, ankaŭ en Hispanio la tempo evoluigas la vivostaton en ĉiuj ĝiaj aspektoj. Precipe tio montriĝas rilate la politikajn movadojn. Sed, rigardante la okazintaĵojn en Hispanio, ni facile konstatas, ke tie la prolet-politikaj aferoj postsekvas la evoluon en aliaj landoj.

En Hispanio troviĝas du grandaj proletaj organizoj: la t. n. Unuiĝo Ĝenerala de Laboristoj (Union general de trabajadores), gvidata de socialistoj, k la Nacia Konfederacio de Laboro = N. K. L. (Confederacion Nacional del Trabajo). Malgraŭ ke ambaŭ cititaj organizoj havas la saman fincelon, “la emancipon de l’ laboristaro”, tamen ili estas tre bonkonataj en la tuta lando pro siaj malsamaj agoj. La unua distingiĝas per sia reformema tendenco; la dua, kies revolucia historio estas brilega, mortis en la jaro 1923 pro la influoj de l’ anarkistaj teorioj¹.

En 1923 k en antaŭaj jaroj la sindikatoj tre rapide multobliĝis, ke pro ekonomiaj postuloj ofte strikadis sukcese la N. K. L.-anoj. La tiama registaro, konsistanta el nekuraĝaj maljunuloj, tute ne kapablis solvi ian ajn problemon, k la tuta popolo, same la proletaro kiel la plej riĉaj kapitalistoj, malamis tiun netaŭgan ministraron.

¹ Mi ne detale traktos pri tio ĉi tie, ĉar K-do 15 043 jam faris tion en n-o 319 de “S-ulo”.

La laboro de la faŝistoj

Oni diras, erare, ke la kapitalistoj nur deziras ĝui trankvilegon k bonkomfortan vivon k neniam zorgas pri io alia. La pasintaj okazintaĵoj en Hispanio tre klare pruvas, ke la kapitalistaro ĉiam pli atentas pri siaj aferoj ol la proleta klaso pri siaj propraj bezonoj.

[BILDO p.1 | 35,46,63,75] Karikaturo: dika diktatoro en uniformo kun ŝlosilaro ĉe la zono staras antaŭ krada pordo de malliberejo plenŝtopita de kaptitoj; sur la muro «[C]ARCERO MODELA». Subskribo de la desegnisto [nelegebla].

1923—1930 La diktatoro: “La paco regas en Hispanio.”

La malnova registaro nepre devis esti anstataŭita, sed dum la proletaro faris nenion, la faŝistoj laboregadis konigante la rezulton de sia laboro je 19-a de septembro 1923.

Tre serioza malhelpaĵo estis por la faŝistoj de l’ jaro 1923 la tute revolucia N. K. L.-organizo. Sub la zorgo de l’ faŝisto Martinez-Anido oni kolektis aron da pistol-pafistoj, kiuj estis tre bone pagataj, por ke ili sur la stratoj de Barcelono pafu sen timo. Tiel estis mortigataj la 30-an de novembro 1921 la du proletgvidantoj J. Segi k F. Lagret k kelkaj aliaj.

“En Barcelono regas la terorismo”, kriis ĉiuhore la burĝaro, k tiel la faŝistoj kredigis tiutempe per gazetoj k jurnaloj, ke la anarkistoj estas krimuloj, kiuj nur celas mortigadi ĉiun paceman homon, kia ajn li estas. Tiel preparis la faŝistoj la vojon al la diktatoreco de 1923, kredigante al la popolo, ke nur ili solaj vere kapablas kuraci la malsanon anarkistan (= krimulegan). Alvenis al regado la diktatoro, k la popolo akceptis lin ĝoje. Ĉar ĉi tiu person(ar)o havis plenajn rajtojn k povon atenti pri ĉio k ĉiuj, likvidi la malsaton k la teroron.

La unuaj agoj de la diktatoreco en 1923

La diktatoro(j) agis laŭ siaj promesoj, k baldaŭ estis malleĝigataj la sindikatoj aligitaj al la N. K. L., same estis malleĝigata la komunista partio k enkarcerigataj ĝiaj anoj dum multaj monatoj. La revoluciaj eldonaĵoj, precipe la jurnaloj, estis konfiskataj k la revolucia proletaro estis subite senigita de ajna legaĵo.

Dume la socialistoj rajtis plue ekzisti; ili povis ĉu per jurnaloj, ĉu per paroladoj propagandi siajn ideojn k ne trovis kontraŭulojn, pro la malpermeso de l’ revoluciaj organizoj. Ili predikadis pacemon al la laboristaro k rekomendis ne striki por transdaŭri vivante. Dum sep jaroj tiel ili influis per sia propagando la plimulton de la laboristaro. La komunistoj k anarkist-sindikatistoj protestadis laŭpove, defendante siajn tendencojn, sed la diktatoro diris ofte: “La laboristaro nun vivas trankvile sub saĝa gvidado. Neniu havas pli da rajto gvidi la paceman laboristaron. Revoluciaj ideoj neniam estos permesataj.”

Samtempe la diktatoro plinombrigis la sekretan policon, plibonigis la mort-

— pàgina 2 —

114 — SENNACIULO

igeman armeon nomatan “civil-gvardianaro” k kreis novan armeon en urboj k vilaĝoj, nomatan “El Lomaten”.

Nur viraj anoj de tiu faŝista institucio rajtis havi pafilojn k kapti aŭ enkarcerigi personojn el tiuj nomataj “danĝeraj”. Do, ĉiuj bienuloj k mezklasanoj “Lomaten”-iĝis k por ĉiu loĝanto ne amiko de l’ diktatoro, ekzistis en Hispanio certe kvar kaptistoj aŭ policistoj. Do la diktatoro pligrandigis ĉion, eĉ la malamon de la laboristaro, eĉ la malsaton. Tio, kion la diktatoro de 1923 ne pligrandigis, estis la salajroj k la libero de la proleta klaso. (15 430)

(Daŭrigota.)

PARLAMENTBALOTO EN “LIBERA URBO DANCIG”

16-a de novembro 1930. Ŝparemo laŭdire diktis la neceson pli frue elekti pli malgrandigitan parlamenton por Dancig. Monatoj, semajnoj, tagoj pasis, plenaj de preparlaboroj. Multnombre diskutis k disputis malsataj K-doj pasie pri neceso k vero de l’ marksismo. Membroj de l’ II-a k III-a Internacioj same fervore streĉis la fortojn kiel tiuj starantaj ekster la kadroj de tiuj ĉi grandaj organizoj por alporti eron al la venko de la marksisma proletaro. Tamen la faktoj seniluziigis multajn, k vundoj ricevitaj dum balota tempo tiom pli forte doloris.

Mandatojn havis en 1927 havas nun en 1930
Socialdemokratoj 42 (25) 19
German-naciistoj 25 (16) 12
Katolikoj 18 (11) 11
Komunistoj 8 (5) 7
Naci-socialistoj 1 (0,6) 12
Splitpartioj kune 23 (15,6) 10

Inter krampoj estas la nombro de mandatoj laŭ redukto de 120 al 72 delegatoj. — Nuntempe regas granda konfuzo, kiel starigi la parlamentan ekvilibron. Oni serĉas la rimedon por plej efike sufoki la marksismon. Burĝaj etuloj flatas la nunan giganton “naci-socialisto”. Sed li mem estas surprizita k uzas fortajn infanajn vortojn por kaŝi sian nekapablon. Verŝajne li restos ekster la reganta koalicio, malgraŭ ke li antaŭe per ĉiuj rimedoj serĉis eblon ĝin eniri. Similaj vantaj vortoj, kiel “se ni estos 100%, ni transprenos la gvidon”, deturnas la okulojn de lia besta malpovo. Tamen ĉiutage kakiĉemizuloj (faŝistoj) atakas aŭ komunistojn aŭ socialdemokratojn, eĉ katolikajn promenantojn per brutaj fortoj.

Ĉefan mokon nun eltenas la socialdemokrata partio, kiu ĝis nun plej forta frakcio en la reganta koalicio, konsekvence okupis plej respondajn fakojn en Danciga Senato, kiaj estas eksteraj aferoj, polico k laboro. La nomoj, kiujn la gazetoj represas kiel proponindajn, promesas la plej malbonon al ni laboristoj. Kaj la situacio plimalboniĝas de tago al tago. Solvo povus esti, se ni marksistaj fratoj trovus vojon komunan kontraŭ niaj malamikoj, eluzus ĉiun forton por ataki nur ilin k pleja minimumo inter ni estu malŝparata por interkompreniĝaj diskutoj.

La nuna vintro estos la plej mizera, kiun ni travivis depost la inflacio.

Koko (2421).

[REKLAMO p.2] Pri unu el la historie plej gravaj okazoj en la vivo de SAT informas aŭtentike la Protokolaro de la X-a SAT-Kongreso. 84 dense presitaj paĝoj. Escepta prezo (sen plia membro-rabato): 0,50 mk. g. Administr. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, Sidejo de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX.

SARDUJO

SAT-ano 15973

(Daŭrigo. Vd. n-ojn 305, 306, 309, 314, 321)

La artefarita lago

Jam antaŭ la mondmilito potenca industria asocio projektis konstruadon de artefarita vastega lago en la centro de l’ insulo. Sed tiu giganta projekto povis esti efektivigata nur post la milito. Granda rivero, nomata Tirso, kiu elfluas de la montara parto de la insulo, trafluas la centran k la sudan parton, tra valoj k krutaj intermontoj, akvoprovizas la lagon. En la plej konvena loko, t. e. tra la plej mallarĝa intermonto, oni konstruis fortikegan digon, kies bazo havas 60 metrojn da diko k la supro 30 metrojn, kun 80 metroj da alto. La lago havas sume 50 kvadrat-kilometrojn da surfaco. Tra la murego de l’ digo estas lokitaj 16 turbinoj k interne vastegaj ĉambroj, en kiuj estas la necesa maŝinaro por krei k pligrandigi elektran forton. Tian elektroforton oni uzas nur por la lumigado de l’ insulo, ĉar pro manko de industrioj en Sardujo, oni ne bezonas ĝin tiucele.

Se oni volus, per la lago oni povus plibonigi vastegan teritorion k igi ĝin tre fruktodona, precipe ĉar en Sardujo la pluvo malofte okazas ĝustatempe, t. e. tiam kiam la grenkreskaĵo bezonas ĝin. Do, se anstataŭ burĝa reĝimo regus en Sardujo komunismo, la lago povus esti por la loĝantaro fonto de netaksebla riĉaĵo.

Fakte, kiam oni projektis la konstruadon de la lago, por pli bone sengi [?] la kamparanojn je iliaj terpecoj subakvigotaj, oni promesis, ke, konstruita, la lago devus utili al la kamparanoj, ĉar per artefaritaj riveretoj oni estus, en okazo de seko, subakviganta la kamparon k tiel la kamparanoj rikoltus pli abunde. Sed, male, la lago neniel utilas al la kamparanoj ĝis nun, k eble ĝi donos profiton al ili nur kiam per komuna forto ili renversos la kapitalistan sistemon k anstataŭos ĝin per laborista k kamparana respubliko.

Por pli bone kompreni, kiom utilus al la kamparanoj la lago, se per ĝi ili povus igi sian grundon pli fruktodona, necesas scii, ke en okazo de longdaŭra seko ili elprenas el preĝejo sanktaĵon k ĝin kondukas procesie tra la vilaĝo k ankaŭ tra la kamparo, por okazigi pluvon. La pastroj, ĉar ili estas pli ruzaj ol la loĝantoj, konsentas aranĝi tiajn procesiojn nur kiam ili antaŭvidas, ke baldaŭ pluvos. Tiel ili sukcesas stultigi pli k pli la malfeliĉajn kamparanojn, kredigante al ili, ke la tiom petegatan pluvon okazigis mirakle la sanktaĵo. Sed kredeble, se la lago kontentigus la bezonojn kamparanajn, ĉi lastaj ne plu sin turnus, nek al sanktaĵo, nek al pastro por elpeti pluvon.

Kuriozaj antikvaĵoj

Precipe tra la montara parto de la insulo oni povas vidi, ĉe rokaj krutaĵoj, geometriajn artefaritajn kavernojn, kies enirejo estas apenaŭ sufiĉe granda por ke homo klinita povu trapasi. Dialekte oni nomas ĝin “Domo de Jana”. Jana, laŭ la legendo, estas nomo de l’ homgento, kiu ĝin konstruis k enloĝis en praepoko. Tiaj pratempaj estuloj laŭŝajne estis multe malpli grandaj ol la nuntempa homo, ĉar la malalto de iliaj loĝejoj ja atestas pri tio. Sed ili ŝajne estis tre inteligentaj. Ja tio estas pruvita per la kav-skulpta, tre miriga laboro.

Kiel ni jam diris, la enirejo estas tre malalta, sed ĝi estas geometrie kvadrata. Interne estas pluraj etaj, mezaj k grandaj ĉambroj arte, skulpte kavigitaj, apenaŭ sufiĉe altaj por stari surgenue. La ĉambroj interne estas interligitaj per malgrandaj enirtruoj similaj al tiu, kiu komunikas kun ekstero. Ofte en unu sola rokaĵo estas dekoj da tiaj artefaritaj truoj, alkomunikitaj interne al centoj da subteraj ĉambretoj, kiuj, precipe la plej malproksimaj, ne estas esploreblaj pro manko de spirebla aero. Ĉe ŝtonegoj defalintaj k kredeble detranĉitaj de l’ rokaro per fulmoj, oni povas ekkoni duonĉambrojn, kies konforman respondan parton oni trovas ankoraŭ en la rokoj. Tio pruvas klare, ke tiaj kavernoj ne nur estas pratempaj, sed eĉ antaŭdiluviaj. Bedaŭrinde ni ne povas kontentige priskribi ĝin, pro tio ke en Sardujo ĝis nun la scienco ne okupis sin pri tiaj esploroj.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 115

Alia miriga vidindaĵo estas la restaĵoj, de loko al loko, de grandegaj turoj rondformaj. Ĝenerale ĉi tiuj turoj estas disfalintaj en ruinojn pro sia aĝo, sed oni povas ankaŭ trovi kelkajn preskaŭ sendifektajn. Ili estas konstruitaj el simplaj egaj ŝtonmasoj tiom grandaj k multepezaj, ke 50 homoj ne povus ilin eĉ ekmovi. Tio estas vere miriga, se oni pensas, ke en pratempo, kiam ili estis konstruataj, tute forestis la modernaj scienc-teknikaj rimedoj por suprenlevi tiajn grandajn pezegajn ŝtonegojn. Kvankam ili estas konstruitaj sen kalko nek ia ajn kunliga materialo, ili spitobstinis al la uraganoj tra jarcentoj. Ni ne povas konjekti la daton de ilia konstruado, sed certe ili datiĝas de tre malproksimaj praepokoj, eble ili estas same prahistoriaj kiel la “Domoj de Jana”. Tiujn ĉi turegojn oni nomas sarde “nurakoj”. Laŭŝajne la “nurakoj” estis militaj fortikaĵoj k samtempe restadejo de la regiona reganto. Ni vidas, ke la milita rabado havas siajn radikojn profunde en tre malproksimaj epokoj.

(Finota.)

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

Filmcenzuro k naciismo en Germanio

Volonte cedis la reakcia Supera Filmcenzurejo en Berlino al la protest-manifestacioj de l’ faŝistoj k naciistoj kontraŭ la pacisma militfilmo usona “En Okcidento nenio Nova” (laŭ la fama romano de Remark). Ĝi malpermesis tiun ĉi filmon por la tuta regno sub la preteksto, ke en ĝi estas malhonorata la malnova imperia armeo k ĝi “malutilas al la germana prestiĝo en eksterlando”. Aliflanke la polico zorgis tre atenteme, ke ne okazu ĝenado de l’ prezentado de ŝovinista monarkiema filmo pri Frederiko la II, gloranta la Sepjaran militon k la militon ĝenerale. Kiuj interrompis la prezenton per krioj protestaj, tiuj estis arestataj. Oni eĉ liberigis de impostoj tiun ĉi filmon kiel filmon de “publika edukado”. Tiu signifoplena fakto montras, kiu hodiaŭ regas k diktas sian volon en la germana respubliko.

Kun la celo, per esperanto liveri materialon al la soc. gazetaro k utili nian aferon, K-do Wendt-Leipzig dissendis al SAT-anoj demandilon por enketi pri la efiko de l’ Remark-filmo en aliaj landoj k tiel helpi senmaskigi la reakciajn fiagojn, kiuj kondukis al la malpermeso de l’ filmo en Germanio.

Metalistaj salajroj en Germanio

La salajroj en la metalindustrio de Bremeno malaltiĝis je 6% por la laboristoj; 5% por la metilernantoj; 4% por la laboristinoj. Salajrmalaltigoj de 4—7% same okazis en Bilefeld, Turingio, k la metalindustrio de l’ Vupervalo. Manifestacioj de senlaboruloj en diversaj urboj daŭras. La policprefektoj malpermesis ĉiujn politikajn manifestaciojn okaze de l’ Kristnaskaj festoj.

H.

Labortempo de l’maristoj en Hispanio

En Hispanio validiĝis je 2. oktobro 1930 nova regularo pri la labortempo sur ŝipoj, kiu difinas 8-horan labortagon k 48-horan laborsemajnon. La ministro de l’ ŝiparo ricevis instrukcion fari la necesajn paŝojn por apliko de la regularo, en kiu tasko certe tamen eblas fari malpli favorajn interpretojn. Estas ero da ironio en la fakto, ke dekiam la Internacia Transportlab. Federacio entreprenis sian agitadon por internaciigo de l’ 48-hora surŝipa semajno, la unua tiudirekta paŝo estas farita ĝuste de la diktaturlando Hispanio k ne de landoj, kiuj ankoraŭ havas demokratan reĝimon.

Laŭ I. T. F.-Bulteno, dec.

Produktlimigo k senlaboreco en karbindustrio (Japanio)

Stoko de karbo atingis jam duoblan kvanton kompare kun lasta jaro k la industriistoj decidas produktlimigon altgradan. En Kiuŝiu, centro de karb-ekspluatado, oni decidis malpli-produktadon 30%-an. Tio tuj sekvigis senlaboriĝon ĉe la ministaro. Fine de septembro 1930 nur en tiu loko pli ol 3 mil laboristoj estis maldungitaj.

Kamparaj konfliktoj en Japanio

En Akita-gubernio kelkaj konfliktoj okazas. Rimarkinda estas tiu en Hira-gun, kie bienulo Masuda, parlamentano, malpermesis al terkulturistoj rikolti la rizon kulturitan de ili; 200 terkulturistoj kontraŭstaris la bienulon k policon manifestaciante kun ruĝaj standardoj. En Gunĉiku (Kumamoto=gubernio) 260 terkulturistoj batalis kuraĝe kontraŭ bienula unuiĝo k defendas riskante la vivon siajn kampojn kontraŭ rikolt-malpermeso. Laŭ “Scienco Proleta”, n-o 12, Tokio.

Vojaĝimpresoj de K-do Perer¹

(3. daŭrigo. Vd. n-ojn 324, 325, 326)

Polaj regionoj, kiujn mi vizitis, prezentas la samajn trajtojn kiel la supre citita en Ĉeĥoslovakio. Diferenco ĉi tie estas, ke ĉia laborista movado estas tute malpermesita. La popolo okulvideble vivas jam pli malbone ol en Germanio. Laboristaj aŭ esperantaj organizoj estas ĉiel bojkotataj. Tamen ordo ekzistas tiurilate, k dimanĉe ĉio estas fermita. Sur ĉiuj publikaj lokoj staras soldatoj aŭ policistoj kun armiloj. Kolektiĝo sur strato estas malpermesata.

Multon oni skribas, pensas, eraras, mensogas pri Sovetio. Fakte ĉi tie okazas unu el la plej mirindaj metamorfozoj, kiu iam ajn okazis sendube sur nia planedo. La rusa revolucio, kiu naskiĝis el teruregoj de l’ homaj frenezoj, kies kaŭzoj estas esence enradikigitaj en la fiagoj de l’ kapitalist-imperiista reĝimo, la rusa revolucio, mi diras, daŭras ĉiutage.

¹ France: Peraire.

La malfaciloj renkontataj de tiuj popoloj, kiuj sin liberigas, estas nemezureblaj; ili estas politikaj, moralaj, fizikaj. Post venko de l’ ruĝarmeo super civilmilito la lando sin trovis ĉirkaŭita de malamikaro, kiu ĝin nepenetreble blokis. Krediton oni rifuzis, malamon oni disvastigis kontraŭ la novan respublikon. Minacon militan k ekonomian oni starigis konstante, plifortigitan de kalumnioj k mensogoj. Interne la revolucio renkontis du ĉefajn barojn: Malklero de l’ amaso, fiagoj de kontraŭularo.

Fizike la lando prezentas gigantan teran blokegon. Al fremdulo okcidenta ĝi prezentiĝas kiel giganta duonsovaĝejo. Vojoj, ŝoseoj forestis. Industrio estis nula. Metiismon, manfabrikadon balais la revolucio; restojn da ĝi oni renkontas ankoraŭ ĉie. La naturaj riĉoj estas nemezureblaj. Civiliza grado en la kamparo, pro malklero de l’ amaso unuflanke, pro izolo due, estis ĝis nun primitiva.

Rusaj kamparanoj (eĉ ankoraŭ unuopaj) ne havis liton por si. Spite teruraj klimataj rigoroj kontinentaj (—50° ĝis +50°) oni ne konstruis loĝejon por labora k mastruma brutaro. La kamparano, pro malklero, plugis ankoraŭ per ligna plugilo . . .

Tian situacion trovis la juna revolucio. — Kion mi nun vidis, aŭdis, sentis? 15 monatojn mi traveturis tiun ĉi vastegan landon, k nur ĉu bicikle, ĉu piede. En la kamparo: En ĉiuj gravaj centraj ĉefpunktoj oni komencis maŝinkonstrui ŝoseojn, uzante usondevenan traktoron. Nemezureblajn ebenaĵojn oni nun pli k pli maŝine prilaboras, per plej modernaj iloj, kiujn movas benzin-traktoroj. Por raciigo de l’ grund-ekspluatado oni organizas kolektiv-mastrumojn, ĉu ŝtatajn (sovĥozoj), ĉu kooperajn (kolĥozoj). La unua tipo estas simpla ŝtata kreskaj-fabriko kun samaj leĝoj k reguloj kiel en industriaj fabrikoj. Kolĥozo estas kooperigita mastrumo de unuopaj kamparaj familioj. Ekzistas du nuancoj: kolĥozoj k komunoj. Unuaokaze la anoj unuigis sian materialon, brutaron, maŝinaron, sed

— pàgina 4 —

116 — SENNACIULO

PRI KLERIGO EN UZBEKIO

La nuligita de l’ rusa revolucio malbenita cara registaro regadis Turkestanon kiel kolonian bazon, liveranta krudaĵojn por kotonaj fabrikoj de la centro. Pro tio estis malpermesita konstruado de teksfabrikoj tie, kie kotono kreskas.

En fako de popolklerigo la caraj jugantoj agadis plej fie: la registaro malfermadis tielnomatajn “rus-indiĝenajn” lernejojn, kie la radika loĝantaro estis edukata de rusaj oficistoj-instruistoj laŭ interesoj de la rusaj kapitalistoj k feŭda registaro k bezonis tradukistojn. En indiĝenaj “malnov-metodaj” lernejoj la pastraro instruadis tre malgrandan kvanton da infanoj pri araba legoscio, akirebla por malgranda malplimulto el la riĉa loĝantaro. Kiel okazis la klerigo en tiuj lernejoj, montras jena fakto: en ia oceano estas insulo; sur ĝi kreskas arbaro, kies fruktoj estas homoj k animaloj. En lernolibroj estis presitaj taŭgaj desegnoj: arboj kun sur la branĉoj pendantaj infanoj, fiŝoj ktp. — Rezulte, en Turkestano estis 1—2% da legosciaj homoj.

La soveta registaro donis plenan memregadon al popoloj liberigitaj de cara k kapitalista jugo. Ĉiu ŝtato, kiu eniris la Union, nome: Uzbekio, Taĝikio, Turkmenio, havas proprajn popolkomisariojn en kleriga fako, ne dependajn de Moskvo. Tamen ili uzas gvidadon k materian subvencion de la centro, stariginte antaŭ si la celon pleje disvolvi la klerigon en ĉiuj partoj el la 7 sovetiaj respublikoj.

Dank’ al tiu politiko en Uzbekio estis malfermata granda kvanto da malsuperaj, mezaj k superaj lernejoj, havantaj la celon doni konformajn kadrojn de teknikistoj en ĉiuj regionoj de la tre rapide disvolviĝanta mastrumo. En lernejojn (kompreneble senpagaj) varbiĝas la infanaro el la plej malriĉaj tavoloj. Por ili oni aranĝas komunloĝejojn, donas ĉiumonatajn monhelpojn. En lernejoj kune lernas knaboj k knabinoj.

Krome oni aranĝas kursojn por maturaĝaj laboristoj k kamparanoj, por prepari ilin al superaj k mezaj teknikaj lernejoj. En tiuj multnombraj kursoj okazas seninterrompa vigla laboro. La kursanoj liberiĝas de la laboro je 2 horoj pli frue ol iliaj kamaradoj en la fabrikoj. Ili havas 6-horan labortagon. Por nuligi analfabetecon de l’ loĝantaro estis aranĝita t. n. “kultura kampanio”, alloganta ĉiujn legosciajn anojn de sindikatoj por instrui analfabetojn.

La lernejoj faras grandan kulturlaboron inter la loĝantoj, organizante kontraŭreligian laboron. Tiucele ili propagandas natursciencon k aranĝas vesperojn kun muziko k taŭgaj spektakloj. Somere la lernantoj estas sendataj en kamparon por instrui vilaĝajn maturaĝulojn. Tiu ĉi laboro devas doni grandajn rezultojn, k ne daŭros longe, ĝis la estintaj caraj kolonioj fariĝos kulture k ekonomie plenvaloraj landoj.

N. Domenik, Kokand, Meza Azio.

vivas dise; nur la laboro estas komunigita. La “komuno” estas unuiĝo el la plej malriĉa tavolo de kamparanoj. Ĉar ili nenion aŭ preskaŭ nenion havis, la ŝtato zorgis pri komunloĝejo, maŝinaro, brutaro, litoj, lernejo ktp. En ĉiuj vilaĝoj oni povas vidi: vendkooperativon, klubon aŭ legodomon, oftege (en grandaj vilaĝoj) kuracejon, vilaĝdomon, preĝejon, banejon (krom la du lastaj ĉio estas sovetakiroj).

En urboj: Kiel la aliaj landpartoj, urboj estis nur duone zorgitaj. Nenie en Sovetio oni trovos en urboj urinejojn. Krom la ĉefa, preskaŭ ĉiuj stratoj ne estas pavimitaj. Akva kanaligo forestis, ofte ankaŭ elektro, tramoj ktp., same kompreneble ankaŭ bonaj laboristaj loĝejoj. La revolucio ĉion ŝanĝis. Ĉie oni nun konstruas; konstruas febre, rapide, entuziasme. Per propraj okuloj mi vidis: gigantan biciklo-fabrikon en Odeso, elektrostaciegon en Novorosisk, fabrikegon kun tute nova laborist-urbo en Stalingrad (traktorfabriko).

(Daŭrigota.)

KIEL MI EKIĜIS DUBEMA

Miaj gepatroj estis kredemaj katolikoj. De ili k ankaŭ en lernejo k preĝejo mi kun fiero eksciis, ke nia katolika eklezio estas la sola sanktiga eklezio. En mia infana aĝo mi jam spertis mizeron. Tiom pli ĝoje mi aŭdis k ankaŭ firme kredis pri eterna feliĉostato en ĉielo post nia suferplena vivado. Ke la aliaj, la protestantoj k judoj, venos post la vivo en la inferon, estis por mi memkomprenebla fakto, ĉar la kara dio kreis inferon, — do li laŭ sia neesplorebla plano certe zorgos pri sufiĉe granda nombro da pekuloj, kiuj estos tie rostataj. Kun tiu naiva kredo mi — kiel 20-jara vilaĝano — fariĝis soldato. Ĝis tiam mi kredis, kiel instruis la religio, ke la superuloj ricevis sian oficon rekte de la kara dio. La unuaj semajnoj de mia soldata vivo tre plaĉis al mi, ĉar antaŭe mi penege devis labori en karbminejo. Iun dimanĉon, ni katolikaj soldatoj revenis el nia preĝejo en la kazernan korton. Tie staris la protestantaj soldatoj de nia taĉmento, pretaj por iri al sia preĝejo. Oni kondukis nin en vico kontraŭ ili. La ĉefsuboficiro venis. Rapide li konstatis, ke mankis kvar soldatoj en la vico de la protestantoj. Li turnis sin al nia vico k ordonis: “La kvar lastaj de la katolikoj en la vicon de la protestantoj!” Ege konsternite mi aŭdis tiun ordonon, ĉar mi estis la tria lasta, — do ankaŭ mi. La tri aliaj tuj iris al la alia flanko; nur mi restis senmova. Mi fakte ne povas kompreni tion, — mi — katoliko — en protestantan preĝejon!?

Jam la superulo kun severa mieno alproksimiĝis. Kvazaŭ por senkulpigi min, mi diris: “Sinjoro ĉef-suboficiro, mi estas katoliko k jam estis en la preĝejo.” Kolere la superulo alkrias min: “Ĉu vi ne scias, kiam la germana soldato rajtas paroli?” Mi respondis: “Nur kiam superulo demandis lin.” La alia alvokis la dejorantan suboficiron dirante: “Notu tiun rekrutaĉon, — li parolis nedemandite. Dum tri tagoj oni ekzercu lin krome!” Poste li denove ordonis al mi iri en la vicon de la protestantoj. Mi obeis kapskuante pri tia kontraŭdia postulo. Rimarkante tion la superulo postkrias min: “Dum tuta semajno vi estos ekzercata krome.”

Feliĉe por mi en tiu momento alvenis la dejoranta oficiro, k ni tuj ekmarŝis. Survoje mi pripensis, kion fari? Forkuri? Neeble! Baldaŭ mi puŝite de la aliaj sidis en la protestanta preĝejo. La diservo komenciĝis. Komence mi ne volis aŭskulti la por mi herezajn parolojn de la pastro. Mi tute proksime sidis antaŭ li. Post kelka tempo mi devis konstati, ke inter katolika k protestanta pastroj la sola diferenco estas la vestaĵo, la paroloj estas la samaj.

Post duona horo mi estis la plej atenta aŭskultanto. Antaŭ mi kelkaj soldatoj dormis. Eĉ la pastro rimarkis tion k pliaŭtigis sian voĉon. Sed kiam la ronkado antaŭ mi ĉiam pliaŭtiĝis, subite la pastro en granda kolero ĵetis libron en la vicojn de la dormantoj. Tuj la oficiroj alkuris. Post la diservo ili notis la nomojn de tiuj, kiuj sidis en mia benko, — ankaŭ min — pro dormado en la “domo de dio”. Dum tuta monato post la ĝenerala dejoro oni ekzercadis nin — la krimulojn — speciale. En tiuj teruraj horoj penetris en mian cerbon la unuaj duboj pri tio, ĉu en nia mondo estas tia bela ordo, kiel kredigas al ni dikventruloj. Tie mi komencis dubi k malami la militismon.

J. Burger (601).

Pro abundo da materialo ricevita k nuna limigita amplekso de “S-ulo” ni estas bedaŭrinde devigitaj prokrasti la enpreson de multaj manuskriptoj, kiujn volonte ni aperigus. La K-doj verkintoj bonvolu kompreneme rilati al la malfaciloj, en kiuj ni baraktas.

Red.

— pàgina 5 —

SENNACIULO 117

SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO

N-o 20. — REDAKTAS LIBERPENSULA SEKCIO DE SAT. — Manuskriptojn sendu al: KURT HUBRICHT, Leipzig O 30, Mariannenstr. 22. Sekretario de la Sekcio: KURT KLAPS, Danzig, Karpfenseigen 12

El «Misteroj de l’ kristana antikveco» de G. Fr. Daumer

Fondiĝ- k inaŭgur-oferoj

Unu el la plej strangaj tradicioj, en sfero de l’ germana fabelaro, estas jena: Al la kavaliro de Uĥtenhagen, kies kastelo estis lokita sur kastelmonto apud Frajenvalde, promesis la al li dankŝulda princo-elektisto tiom da tero, kiom la kavaliro povus ĉirkaŭrajdi de sunleviĝo ĝis sunsubiro. La kavaliro ekrajdis, renkontis en Nojenhagen paŝtiston, senkapigis lin k starigis foston apud la kadavro; la foston oni ankoraŭ konservas en la komunumoficejo de Nojenhagen. Tiel oni limigis per fostoj, ekfondis bienojn; oni senkapigis iun simplan viron, kiun oni hazarde renkontis k tiel oferis por dio. — Kiam oni konstruis digojn, kastelojn, pontojn, urbojn ktp., — laŭ antikva molohisma supersticô, la konstruo ne estis fortika, eĉ ne povis esti finita, sen enfoso aŭ enmasono de homoj, nome infanoj k virinoj; se oni ne jam de komenco faris tiajn kruelaĵojn k montriĝis malfaciloj por la konstrulaboro, tiam ankaŭ poste, oni donis fondiĝ-oferojn al dio.

Laŭ dana fabelo oni volis konstrui digon en Kopenhago; kiomfoje oni ekkonstruis, tiomfoje ĝi disfalis. Nun oni prenis senkulpan knabineton, sur la diga fundamento sidigis ŝin ĉe tablo, donis al ŝi manĝojn k ludilojn. Dum la knabineto manĝis k ludis, 12 majstroj konstruis volbon super ŝi k nun surkonstruis — dum muzikado, digegon, kiu ĝis nun fortikege staras.

En Aria 1000 viroj ekmasonis ponton; kion ili dumtage ekkonstruis, tio dumnokte disfalis. Nun eksonis el la ĉielo anĝela voĉo, ordonanta, ke oni enfosu homon, nome la edzinon de l’ konstruestro. Kiam nun la edzino venis al la konstruestro, ĉi tiu pretekstis, ke lia ringo falis en dig-fundon; la edzino sin proponis alporti ĝin. Dum ŝi plenumis tion, oni rapide enmasonis ŝin.

En la antikva kastelo Heneberg oni vidas en muro niĉon; pri tiu rakontas maljunuloj jenon: Ĉe la ekkonstruo de tiu kastelo iu masonisto vendis sian fileton por vive enmasoni lin en tiu ĉi niĉo, por ke la kastelo estu nevenkebla. La infano estis de la kruela patro mem enmasonata; ĝi manĝis bulkon k plore ekkriis dum la masonado de la lasta ŝtono: «Ho, patro, patro, kiel mallumiĝas!» Ĉi tio kortuŝegis la viron, li falis de ŝtupetaro k rompis sian kolon.

Ke la patro mem enmasonis sian infanon, tio ne estas individua kruelo, ĉar li mem pro ĉagrenego pereis. Ĝi okazis ja pro postulo, pro kondiĉo, por ke la efiko estu tiom pli forta; la pleja kruelaĵo estas laŭ molohismaj principoj la pleja piaĵo, pleja sanktaĵo k plej dia volo.

En la antikva kastelo Libenŝtajn, estas enmasonita infano, vendita de sia patrino. La popolo ankoraŭ rakontas, kiel la infano ploregis, baraktegis, sed neniom helpis. La popolo ankoraŭ kredas aŭdi dumnokte la ploradon de l’ infano k asertas, ke la masonistoj, kiuj enmasonis ĝin, fariĝis strigoj, ĉirkaŭflugantaj ankoraŭ nun la kastelruinon.

Se tiuj kredoj k moroj vere estis tiel ĝeneralaj, tiam en mezepoko, ĉe la grandnombro da kasteloj k ties malkonstruado k rekonstruado oni bezonis multegon da homoferoj, kies enmasonon oni konsideris utila k necesa.

Ankoraŭ fabelo tia, kiu cetere jam montras ioman mildon k eblon de forlaso de tiu kruelo — okazinta en Magdeburg. Tie estas malnova muro apud la Kreten-pordego, kie oni enmasonis infanon dum la ekkonstruado de l’ urbo. En la muro oni konstruis niĉon, en ĝin starigis tableton kun oro k pano; la civitanoj devis loti. Kiun trafis la loto, tiu devis doni sian infanon. Oni sidigis ĝin ĉe la tablo. Nun dependis de tio, kion ĝi prenis de la tablo: se ĝi prenis la oron, tiam ĝi estis perdita, ĉar la oro signifis morton. Ĝi prenis la oron, k dum ĝi ludadis, oni senkompate enmasonis ĝin.

La fabeloj sufiĉe gravas por ne lasi dubon pri la iama kutimo de l’ kristana kruelo; oni nur pensu pri la, de ĉielo postulema anĝelvoĉo. Cetere ĉi tiuj estas konfirmitaj per konformaj trovaĵoj.

Ekz. en la kastelo Pleŝe ĉe Getingen, en ties pordega muro oni trovis infanĉerketon enhavanta neputrintajn ostojn (Gotŝalk). Same en murego de iama kastelo Krajnberg, proksime de l’ urboj Baĥ k Salcungen, oni trovis infanskeleton (Gotŝalk III). Je tio Gotŝalk notas: «Ĉi tio treege memorigas al la kruela kredo, ke ĉe ekkonstruo de kasteloj, por gardi ilin kontraŭ akcidentoj, oni rabis aŭ aĉetis infanojn de malriĉaj gepatroj por vive enmasoni ilin. Ŝajnas, ke ĉi tiu kutimo regadis, ĉar la mortintoj el la kastelposedanta familio ĉiam estis entombigataj en kastelpreĝejo, kasteltombejo aŭ en proksima vilaĝtombejo, sed ne estas konata, ke tia kadavro estas enmasonita en kastelmuroj.»

La afero estas tiom pli certa, ĉar tiu kredo ankoraŭ dum la pasinta jarcento vivis inter la popolo. Verema k fidinda inspektoro de porakvo-konstruado rakontas jenon.

Dum la jaro 1813 sur la rivero Elbe rompiĝis digo, kies rekonstruo kaŭzis malfacilan laboron. Venis maljunulo k diris al li: «Vi ne povos rekonstruigi tiun ĉi digon, se vi ne enfosos senkulpan infanon.» Pli novan ekzemplon notas J. Grim, laŭ kiu dum 1843 ĉe pontkonstruado en Hale la popolo opiniis, ke oni devus enmasoni infanon en fundo (Grim, Mitoj).

Ĝis nun nur estis menciite pri la neekleziaj fondiĝoj k konstruoj, sed simile ankaŭ estas ĉe la ekleziaj konstruoj ktp. Ĉe la fondiĝo de katedralo en Strasburgo estis laŭ plej signifa tradicio, enfosataj du fratoj, ĉar aliel la konstruo ne fortike starus (Aĥim de Arnim, Berlin 1840). Plue ni aŭdas, ke iam sub la altaro oni enfosis ŝafidon por certigi la ekziston k prosperon de l’ preĝejo. La enfosita ŝafido estas konsiderita kiel fantomo k tio antaŭsignifas la rilaton al infankadavro. Se dum la tempo, en kiu ne estas diservo, oni iras en la preĝejon, tiam oni vidas ŝafidon kuranta k malaperanta. Ĝi estas la ŝafido preĝeja. Se la lasta montriĝas sur la tombejo al la tombisto, tiam ĝi avizas la morton de infaneto, kiu baldaŭ estos entombigita (Afcelius III). Tiu ĉi ŝafido signifas la morton de infano: «Kia frapanta, perfida interrilato!» Certe iam oni enfosis aŭ enmasonis infanojn k nur pli poste ŝafidojn, kiam ĉesis la homoferado. Pliaj tradicioj estas; oni enfosas porkojn k kokojn sub domoj, same vivan, blindan hundon ktp. sub stalpordo aŭ staltrogo. En Grekio estas la opinio, ke la unua preterpasanto je fundamenta ŝtono ĉe novkonstruota domo, mortos dum la sama jaro; por malebligi ĉi tiun malfeliĉon, la masonistoj mortigas kokon sur la ŝtono, aŭ ŝafidon. Laŭ fabeloj oni pelis kokon trans novkonstruitan ponton en Frankfurt. Laŭdire la unua viva estaĵo, kiu transiris ponton novan, apartenas laŭ kontrakto al la diablo (Grim, Fabeloj I). La tombejon oni inaŭguris per ofero de vive enfosita ĉevalo, antaŭ ol oni entombigis homkadavron. Ankaŭ la ĉevalon oni konsideris kiel fantomon, kiu avizas feliĉajn k malfeliĉajn okazaĵojn. En Ŝonen sur iu tombejo, kiu eĉ nomiĝas laŭ tio, montris sin blanka ĉevalo (Grim k Afcelius). Ankaŭ, anstataŭ la lastnomita besto, iam estis oferata viva homo.

Elgermanigis 1180.

— pàgina 6 —

118 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

LA IDEA RIFUĜEJO DE DEMIDJUK

Kiu konas iom detale la postkulisajn aferojn, kiuj okazis en nia movado, jam dekjaraĝa, tiu pli facile komprenas ĝian nunan staton. Almenaŭ ne trompas min la ŝajnigita indigno de Demidjuk pro tio, ke mi donis al la batalo personecan karakteron anstataŭ idean. Ne necesas esti tre profundpensa psikologo por tuj ekvidi, ke tiu sinteno ĉe nia K-do montras ĝuste tion, kion li deziras kaŝi. Same kiel li akuzis min pri «reviziismo» por kaŝi sian propran k realan reviziismon, same li rifuĝas sur idean kampon por maski la fakte personecan bazon de opoziciaj atakoj.

En antaŭa artikolo mi klarigis, kial la dekomencaj subfosantoj al SAT ne sukcesis ĝin detrui per ia idea preteksto. Mi sekve ne bezonas tion klarigi hodiaŭ. Sed estas interese scii, ke en leteroj de K-doj Demidjuk k Nekrasov, nun tre obeemaj anoj en CK de SEU, oni povas trovi sufiĉe multajn atestojn pri tio, ke «certa», plej influpova persono en Moskvo, ĉiam konsideris nian organizon kiel «provizoran restadejon», al kiu certe venos la tago, kiam li «donos al ĝi sur ĉapon¹». Estas tiu sama persono, kiu «kompreni ne povas, ke kultura organizo ne estas komparinda kun policadministrejo». Jes, ja mi havas la konvinkon, bazitan sur multaj pruvoj, ke ĉe la origino de l’ skismo troviĝas persona motivo de «K.B.D.»²-ulo. Se mi eraras, kulpas miaj informintoj, inter kiuj estas K-do Demidjuk mem…

Sed, ĉar li tiom deziras porti la batalon sur la idean kampon, mi kontentigu lin iomete. Onidire mi faris grandegan pekon, verkante: «La Laborista Esperantismo». Tiu verketo estas neallasebla³, «kontraŭproleta», kiel diris iu juna K-do ĉe la Londona Kongreso. En la V-a ĉapitro estas ja parolite pri «tendenco, kiu kelkrilate ne akordiĝas kun la nuntempa programo de l’ laboristaj partioj». Nu, ĉu do konstati fakton, ekzistantan en nia movado ekde ĝia stariĝo, tio estas herezaĵo nepre kondamninda? Ne povas esti. Aliel mi troviĝus en simila situacio kiel tiu de Galileo antaŭ la inkvizicio. Li devis surgenue k publike malkonfesi sian «herezon», nome, ke sin movas la tero ĉirkaŭ la suno. Sed post sia malkonfeso li tamen daŭre diris pense: Eppur si muove.

Se pro timo esti konsiderata kiel herezulo, mi malkonfesus la ekziston en SAT de sennaciisma tendenco, tio ne forigus la fakton, ke ĝi ekzistas, ke relative multaj SAT-anoj prave aŭ malprave, absolute ne volas pro ia ajn motivo libere partopreni batalon por naciliberiĝo; K-doj, kiuj firme k senkompromise agnoskas nur la klasbatalon. Se mi neus aŭ forsilentus tiun fakton, tio estus peko kontraŭ la veron. Tiu tendenco ja ekzistas pli malpli konscie ekde la fondiĝo de nia Asocio. Sed en la sama «hereza»

[REKLAMO p.6] La plej favora tempo por varbado estas komenciĝo de jaro. Memoru ĉiam, ke «S-ulo» pro la nuna malebleo ricevi abonmonon el Sovetio, devas kompensi tiun perdon en la ceteraj mondpartoj… Antaŭen por la 12-paĝa «S-ulo», atingota per sistema, aktiva varbado de novaj abonantoj!

verketo estas klarigite, ke: «Oficiale, statute SAT konfesas sennaciecon en sia organizformo, sed ne sennaciismon kiel socipolitikan teorion.»

Ke la sennaciismo, kiel ĝi devas esti komprenata, ne akordiĝas kun la internaciismo de Marks, Lenin, Luksemburg, Kaŭcki, Stalin, Baŭer aŭ Trocki, nu, konsentite! Tion neniam asertis konsciaj sennaciistoj. Ili havas respekton por la menciitaj aŭtoritataj gvidantoj k ne volas perforti k sofistigi ilian instruon. La sennaciistoj scias, ke tiuj homoj estis aŭ estas sufiĉe kleraj por koni la ekziston de la vorto kosmopolitismo, kiu ekzistas en ĉiuj kulturlingvoj. Kaj ĝuste la fakto, ke ili ne uzis tiun vorton por difini sian politikon, plej trafe montras, ke ĝi estas internaciisma, ne sennaciisma. Kaj tio estas tute logika k konsekvenca ĉe homoj, kiuj malatentas la lingvan demandon, kiuj ignoras esperanton. Ĉu ili povus prezenti al si la problemojn kiel mondlingvanoj, kiel esperantistoj? Neeble! Sed mi havas la konvinkon, ke se la gvidantoj de l’ laborista movado scipovus esperanton k aplikus ĝin kiel faras aktivaj SAT-anoj, ili havus alian perspektivon pri la ebla evoluado de l’ homaj socioj. Kiam, hazarde, Stalin aŭ iu alia parolas pri «kunfandiĝo de l’ nacioj»⁴ k pri iu komuna lingvo, li tute ne klarigas, kiel tio povos okazi; li nur eldiras nebulan frazon, kiu ne antaŭenigas la demandon je unu paŝo. Paroli pri estonta komuna lingvo, kiu rezultus el la kunfandiĝo de alte evoluintaj lingvoj kiel la angla, la germana, la franca, la rusa aŭ aliaj lingvoj, estas absoluta sensencaĵo je lingvistika vidpunkto⁵.

Ekzistas nur du vojoj por la solvo de l’ problemo: unu, la imperiisma, kiu trudus nacian lingvon al la tuta mondo; dua, la racia, kiu rezultus el la alpreno de artefarita lingvo, de esperanto. Estus ne pli malfacile esperantistigi la tutan Sovetion ol ĝin industriigi. Sed tion ne entreprenas la gvidantoj de Sovetio, tial ke ili ne kredas, ke esperanto povas esti konsiderata kiel vivanta lingvo, kiel valora kulturilo k unuecigilo.

Kaj, kompreneble, gvidantoj de SEU, kies ĉefa zorgo estas ĉiam aspekti kiel ortodoksuloj antaŭ la okuloj de partigvidantoj, ne kuraĝas kontraŭdiri al la vidpunkto de Lenin aŭ Stalin. Ili preferas vadi en marĉo de kontraŭdiroj, provante klarigi la signifon de esperanto per tute filistraj

¹ Ruslingva esprimo, kiu signifas: forpuŝi ĝin.

² Esperante: Kien ventas.

³ Tuj ĉe la apero SEU decidis, ke ĝi estas «nedisvastigebla en Sovetio».

⁴ En la literaturo de plej diversaj epokoj oni povas trovi similajn dirojn de homoj, kiuj eĉ ne estis revoluciuloj. Mi citis plurajn en la n-o 233 de «S-ulo».

⁵ Ĉi-okaze mi citu mian rimarkigon al la fama programprojekto, kiu troviĝas en la Protokolaro de la VIII-a Kongreso en Göteborg: «…se estas fakto, ke multaj vortoj, precipe teknikaj k sciencaj, eniras en ĉiujn modernajn lingvojn, oni tamen ne rajtas konkludi el tio, ke la diversaj malsamspiritaj lingvoj, tendencas al kristaliĝo en unu solan lingvon. Pri tio mi citu la opinion de A. Meje (Meillet) el lia verko: La Lingvoj en la Nova Eŭropo: ‘La ŝanĝoj en la vortaro estas sendependaj de tiuj en la elparolo k gramatiko; ili devenas de malsamaj agoj, k oni ne rajtas konkludi de unu al la aliaj’ (pĝ. 124). Sur alia pĝ. la eminenta lingvisto plipreciziĝas sian penson: ‘Ekzistas en Eŭropo pli ol 25 Hindo-eŭropaj lingvoj, kiuj ludas aŭ al kiuj oni volas ludigi rolon de civilizigaj lingvoj… Ĉiuj tiuj lingvoj estas, en nuntempa stato, neintermikseblaj… (substreko nia). Lingvo fiksiĝinta en propran formon kontraŭstaras al ĉiuj aliaj; en ĝi daŭre fiksiĝas propra tradicio’ (pĝ. 104/105).

«…Esp-o ne naskiĝis per natura procedo, sed per la genia elpensemo de homo. Zamenhof arte faris sian lingvon k la nuna stadio de l’ civilizo, rezulto de multaj artefaritaĵoj, ebligas, ke ĝi vivu k disvastiĝu tra la tuta mondo.

«Mi citis la opinion de scienculo, sed la simpla saĝo, la observado montras al ni, ke lingvoj alte evoluintaj (pri tiuj lingvoj nur valoras nia rimarko) ne tendencas al kunfandiĝo.» …Ni do ne parolu pri «natura procedo», sed kun plej aŭtoritata lingvisto ni diru: «Lingvo estas socia institucio tradicia, kiu rezultas el la homa volo.» (A. Meje, pĝ. 104/105) en La Lingvoj en la Nova Eŭropo.

— pàgina 7 —

SENNACIULO 119

konsideroj. Ili aliĝas al la fronto de l’ neŭtraluloj, de l’ konservativuloj, kiuj ĉiam akcentas, ke esperanto tute ne celas forpuŝi la naciajn lingvojn, ke ĝi volas esti nur helpa lingvo k neniel ĝeni aŭ difekti la naciajn kulturojn. La vidpunkto de la CK de SEU estas sekve duoble ortodoksa: ĝi ne kontraŭdiras la politikon de Stalin k akordiĝas kun la pozicio de Kar (Cart), la prezidanto de la Esperanta Akademio!…

Sed tia temo postulas longan pritraktadon, k K-do Demidjuk bonvolu kredi, ke ne manko de argumentoj devigas min lasi ĉi tie provizore la skribilon.

E. L.

LAVANGO DA MENSOGOJ

Multaj K-doj el diversaj landoj ricevis lastatempe la n-on 10/11 de «Bulteno de CK de SEU». Ili povis konstati, ke ĝi estas tute plenigita je plej krudaj mensogoj. Tuta n-o de «S-ulo» ne sufiĉus por rebati ilin ĉiujn. Ne utilas cetere. Ni volas nur respondi ĉi tie al punktoj, kiuj rilatas nian Vortaron. Ne ĉiuj legantoj de nia gazeto posedas tiun libron k ili povas esti erarigataj de la fiaj asertoj en la menciita Bulteno. En ĝi estas asertite:

  1. Ke la Direkcio «rezignis la proponon de kelkaj kapablaj vortaristoj-SAT-membroj prepari la Vortaron»;

  2. ke pastro Rambu, eldonanto de «Espero Katolika», k la «renegato» Revo fariĝis kunaŭtoroj de la vortaro.

  3. ke mankas la vortoj marksismo, radiostacio, brodkasti, radio.

Tri asertoj, tri mensogoj aŭ malveraĵoj:

a) Neniam ni ricevis proponon de «kapablaj vortaristoj» preni sur sin la verkadon de vortaro; ni ricevis nur diversan materialon, kiun ni transdonis al la aŭtoroj, k kiun ili utiligis aŭ ne laŭ sia bontrovo.

b) Pastro Rambu sendis liston da difinoj pri teologiaj terminoj, kiun same ni transdonis al la aŭtoroj. S-ro Grenkamp submetis al K-do Lora (Revo) la difinojn pri ekonomiaj terminoj, tial ke lia kompetento en tiu fako estas bone konata. Li ja instruis en Moskvo mem dum 3 jaroj la ekonomian sciencon k sekve la CK de SEU pli bone ol iu ajn estas informita pri tio.

c) Troviĝas en la vortaro (pĝ. 304) difino pri historia materialismo, k en Sovetio oni certe scias, ke tiu ismo estas samsignifa kiel marksismo; la vorto Radio fakte ankaŭ troviĝas sur la pĝ. 401 k eĉ havas 30-linian difinon; same la vorto Stacio kuŝas supre sur la pĝ. 445 kun 11-linia difino.

Sed estas vere, ke mankas la vorto «brodkasti», kiu ne estas necesa, tial ke esp-o esprimas la ideon per la vorto disaŭdigi.

Do, la tri asertoj el la «Bulteno» estas plene mensogaj.

Tamen estas ja vere, ke mankas en nia Vortaro necesaj vortoj kiel soveto k. a., sed tio estas nur forgesa manko, kiu estos forigata en la 2-a eldono.

La legantoj povos prijuĝi la honeston de la anonima aŭtoro de la artikolo en «Bulteno de SEU», kiam ili ekscios, ke pastro Rambu mem en novembra n-o de «Espero Katolika» dediĉas pli ol du paĝojn por mallaŭde kritiki la difinojn pri teologiaj terminoj k eĉ avertas la katolikojn, ke tiu vortaro ne estas metinda en iajn ajn manojn…

Ankaŭ recenzistoj de neŭtralaj gazetoj riproĉas, ke: «Ne-SAT-anojn ŝokas kelkaj ekonomiaj, politikaj k religiaj difinoj iom tendencaj.»

Ni ne kredas, cetere, ke tiu lasta riproĉo estas ĝusta. Aliel en venonta eldono oni devus sentendencigi la esprimojn. Niakomprene, vortaro estas scienca verko k ne devas enteni agitpolitikan materialon. Laŭ nia plano, teologiajn terminojn devas verki aŭ kontroli teologo; ekonomiajn, ekonomiisto ktp. Kiam ateisto volas rebati trafe deismon, li devas bone koni la signifon de la vortoj, kiujn deistoj uzas. Kaj pri ĉio same.

Sed ni ne volas misuzi pli da loko por refuti facile refuteblan, sed vere ne refutindan skribaĉon. Al la lavango da mensogoj, per kiu la CK de SEU provas nin entombigi, ni kontraŭmetos digon el plena indiferento. Ne decas al la CK de SEU riproĉi pro tio, ke ni komisiis al la Direktoro de la Sekcio pri komuna vortaro en la Esperanta Akademio k al tri a. L. K.-anoj la taskon verki vortaron. Ĉiu ja devas scii, ke 5 anoj el tiu sama CK apartenas la neŭtralan Lingvan Komitaton!!

Koninginda ankaŭ estas la fakto, ke la ĝenerala sekretario de la CK de SEU, s-ro E. Drezen, estas eĉ membro de la Academia pro Interlingua, kiun iniciatis la itala profesoro Peano antaŭ pluraj jaroj. Kaj estas bone konate, ke tiu institucio kun pompa titolo ne havas kiel celon propagandi esperanton. Tute male!… La entrepreno cetere neniel estas serioza, ĉar sufiĉas pagi kotizon por esti ano de tia «akademio».

Eble iun tagon ni ankaŭ raportos pri la tre suspektinda sinteno de la sama s-ro antaŭ la idista movado. Dume la legantoj juĝu mem pri la sincero de la Moskvaj neŭtraluloj.

[REKLAMO p.7] Nova SAT-libro! Jus aperis kiel volumo 12/13 de «Biblioteko de Sennaciulo» Kristanismo kaj Patriotismo de L. N. Tolstoj. Traduko de I. Maĉernis. Kun bildo de l’ aŭtoro. 112 paĝoj. Form. 11×14 cm. Prezo: 1.20 mk. g. Mendu tuj ĉe Sidejo, 23 rue Boyer, Paris XX, aŭ Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

KIE ESTAS LA «LANDO» AMERIKO?

Nenie. Lando kun nomo: Ameriko ne ekzistas en la esperanta lingvo. Ameriko ne estas lando, sed unu el la 5 terpartoj (kontinentoj). Ĝi enhavas multe da landoj, inter ili ankaŭ Usonon, kiun oni nomas en naciaj lingvoj plej ofte Ameriko anstataŭ la tre longa k malracia nomo oficiala: «Unuigitaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko». La naciaj lingvoj ne havas unu solan radikvorton por nomi Usonon. Sekve ne estas mirinde, se nacilingve oni nomas ĝin plej ofte Ameriko. Sed kial en esperanto oni identigas Amerikon kun Usono. Ameriko k Usono tiel diferencas, kiel ekz. tuta Eŭropo k Germanio. Usono estas nur parto de Ameriko, sekve pri-amerikaj paroloj k skriboj povas rilati ankaŭ la ekster-usonan parton de Ameriko. Amerika imperialismo, amerika kapitalismo, Amerika Federacio de Laboristaro, amerika dolaro, amerika onklo, amerika milionulo estas malkorektaj esprimoj, kiam ni volas paroli pri usona imperialismo, usona kapitalismo, Federacio de Usona Laboristaro, usona dolaro, usona onklo, usona milionulo. Esperanto estas sufiĉe riĉa por havi radikvortan nomon por tiu lando, k ni devas uzi nur ĝin.

SAT-ano 29, Novjorko.

Ni ricevis leteron de K-do M. Oholiav (12 824), per kiu li protestas kontraŭ la enhavo de la letero de K-do Ker, aperinta en la n-o 319 de «S-ulo». Intertempe ni estis informataj, ke stariĝis en Novjorko komisiono el K-doj Bonesper (29), Odinov (13 268), K-dino Feingold (14 652), por esplori tiun aferon. Ni sekve atendas la rezulton de tiu esploro k en oportuna tempo publikigos ĝian konkludon.

Korektoj. — Pro bedaŭrinda malatento en la kompostejo oni legas en pĝ. 99 de n-o 325 la titolon «Por ni mem», kiu (laŭ la manuskripto) devas esti: «Pri ni mem». Bv. korekti! Same tiel sur pĝ. 103 (sama n-o) aperis anonco pri Plena Vortaro, anstataŭ, kiel de ni indikite, pri la Protokolaro de l’ 10-a Kongreso, al kiu lasta broŝuro fakte rilatas la 2 novkompostitaj linioj «Tre taŭga informilo dokumentoriĉa…» (por «Plena Vortaro» ili ne havas sencon)!

— pàgina 8 —

120 SENNACIULO

TRA LA MOVADO

KRONIKO

FRANCIO. Kolmar. Esp. Sekcio estas fondita ĉe la «Naturamikoj» (kun kurso). — Nancy. La grupo eldonas hektografitan monatan bultenon. Ĝi konkur-invitis la K-dojn el Saarbrücken por varbi dum la vintro 50 novajn lernantojn, 30 novajn membrojn al FEO, 10 al SAT k 10 novajn abonojn por «S-ulo». Imitinda ekzemplo! Krome la grupo aktive preparas la 11-an Kongreson de FEO (paskon 1931). Tiun Kongreson partoprenos ĉ. 200 germanlingvaj K-doj el Saarlando, Elzaso k Germanio (pro proksimo de la landlimo), k tiel la kongreso donos okazon por trafa propagando. — Orléans. La grupo malfermis vintrokurson k varbas speciale inter la multnombraj fremdaj laboristoj — Parizo. En la urbo mem (sen ĉirkaŭurbo) funkcias 4 kursoj kun sume 90 lernantoj. — GERMANIO. Leipzig. Ĉi tie fondiĝis loka grupo de Socialista Esp. Asocio (SEA) je 15. 10. 30 el iamaj LEA-membroj, kiu havas nun 49 membrojn. Grupkunvenoj okazas 1-an k 3-an merkredon dum ĉiu monato. Nur SAT-anoj gvidas la grupon (37).

VEGETARA SEKCIO EL SAT-ANOJ

Provizore K-do Klaps (Dancig, Karpfenseigen 12) transprenis la gvidon de l’ Sekcio ĝis la venonta SAT-kongreso. Ĉion rilatan al la Sekcio oni sendu al lia adreso. Ni atentigas laboristajn vivreformulojn, ke interlige kun la Olimpiado okazonta dum julio en Vieno, fondiĝis soc. frakcio de vivreformuloj, kun celo detiri lab. elementojn el burĝaj organizoj aŭ socialistigi la lastajn. Ĉi tiu grupo zorgos pri alvenontaj sportulojvegetaranoj faciligante al ili vivadon en Vieno. Oni konigu tion en la lab. gazetaro nacilingva k informu pri tio al la Sekcigvidanto (vd. supre).

Pri Stalingrada laborpropono

(vd. n-on 318, pĝ. 48) ni ricevis plendon de K-do Burbey (8048) el Leeds, ĉar K-do Sajapin ne respondis al lia skribaĵo, per kiu li petis detalojn pri la afero (post averto de la komparta jurnalo «Daily Worker», ke nuntempe la sov. registaro ne povas permesi amasan enmigradon de ĉiaj laboristoj pro loĝeja manko k aliaj malfaciloj). Aliflanke K-do Sajapin sciigis nin per PK de 18. 11. 1930, ke dum du tagoj li ricevis de 16 germanaj diversurbaj K-doj leterojn, ilin transdonis al la fabrik-administracio k respondis al ili poŝtkarte, kun espero atingi ilian translogiĝon.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Pinokjo, de C. Collodi, trad. Mirza Marchesi. Eldonis: The Esperanto Publishing Co. Ltd., B. E. A., 142 High Holborn, London, W. C. 1. 150 pĝ. Prezo: broŝ. 3 ŝ. 6 p., bind. 5 ŝ., afranko 4 p.

Libro por infanoj. Malfeliĉaj infanoj! Tiu verko, kiu pretendas amuzi ilin, nur predikaĉas (sub dialogaj formoj, kiuj malofte sukcesas esti komikaj, kiuj eble itallingve estas iom pentrindaj, dialektecaj), obeon al gepatroj, al ĝendarmoj. Ĝi prezentadas studadon kiel enuon, dum nur la maniero instrui povas esti enuiga. Ĉiu estaĵo, eĉ hundo, ŝafo, estas scivola, avidas lerni. Infanoj tiom pli. Do, infanoj ne timas la studadon; ili nur timas la malbonajn instruantojn. Ĉiu fantaziero, en tiu libro, negracie imitas iun konatan gracian fabelon. Mi fidas al infanoj: ili enue forlasos la libron k reprenos la malnovajn fabelojn laŭ bonaj aŭtoroj, laŭ Grim (Grimm), Peroŭ (Perrault) k. a. Ili prenos la librojn de Herminja cur Milen (H. Zur Mühlen), en kiuj la fantazio ne falsas realan vivon, sed male koloras realon, fabeligas veron ne malverigante ĝin. Ili legos «Diablidoj»n de N. Bartelmes¹, kiun redonis al mi dudekjara laboristo dirante: «Tiajn librojn devus legi la infanoj…»

Oni bone komprenu: mi ne kondamnas neverŝajnon, brilanta ilo por fantazio k humoro, sed kondamnas nur stultan neverŝajnon. Mi ĵus legis fabelojn, kiujn verkis infanoj mem por infanoj, eldonitaj de «La Gerbe» (La Garbo) ĉe K-do C. Frene (Freinet). Tre gracie, en tiuj imagaĵoj, infanoj atingas fantaziegan neverŝajnon. Sed en tiu neverŝajno mem kato montras katan karakteron, kapro fariĝas mirinda kapro, sed kapro, ĉevalo fariĝas ĉevalo heroa. — En «Pinokjo», ekzemple, iu granda hundo ne scipovas naĝi! Malbonega kvalito de fantazio.

Tiu «Pinokjo» daŭrigas la «savarmean literaturon», specialan malsanon de burĝesp-istaj eldonejoj. Ju pli senvalora estas la libro, des pli laŭda la antaŭparolo: «…ora libro …juvelo, verko homareca… en la plej nobla senco de la vorto.»

Dua antaŭparolo: «…ora k fama verko.» Oro. Oro. Burĝoj!

Mi nomas tiun libron «ankoraŭ iu persekuto de gepatraĉoj kontraŭ infanaro». Jief.

Emil Isac, Sonorilo k Kanono. Poemaro en prozo. Traduko el rumana lingvo de Tiberio Morariu. Eld. Heroldo de Esperanto, Köln. 60 pĝ. Form. 13×20. Prezo: 1.20 mk. g.

«Sonorilo k kanono» — simboloj pri paco k milito. La prozformaj poemoj aŭ poeziaj prozaĵoj en tiu ĉi volumeto estas belaj laŭ formo k enhavo, atestas pri riĉa fantazio k granda esprimtalento de l’ aŭtoro, kiu cetere staras en publika vivo. Plejparte tiuj ĉi estas penetritaj de pacisma ideologio; estas la preferata temo de Isac. La traduko estas senriproĉa, la lingvo korekta.

N. B.

¹ Mi bedaŭras, ke K-do Jief citas ĉi-loke miajn «Diablidoj»n, tute alispeca legaĵo, realisma, nefantazia, simpla aventur-rakonto. Mi antaŭvidas, ke iun tagon iu vivanta knabo, renkontante K-don Jief, pruvos al li, ke la fantaziprodukto «Pinokjo», la ligna hometo, estas lia (de la knabo) dua memo k ke sekve la rakontaĵo havas tute alian efikon sur lin ol enuigan… Kaj tiu knabo estas tute ne escepto. — N. B.

Esp-istoj en grava lab. centro koresp. kĉl. Gelaboristoj sendu L. Ĉiu L, precipe kolektiva, tre helpos nian laboron. IRH sendu L. al ĉi tiea ĉelo (MOPR), kiu kontaktas kun nia komitato esperantista. Adreso: urbo Ŝaĥti (Nordkaŭkazo), ul. III. Internacionala, 120. Al L. Levenzon (Sovetio).

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»:

A Batalha, Lisboa, 29. 11., Sklavoj en antikveco (309), sen mencio de l’ fonto!!; The Leeds Citizen, 19. 12., Tolaĵo por novenask. (323).

Represis el «LNE»

Le Populaire, Paris, 24. 12., Amassporto k lab. kulturo (apr. 1930).

Priesper. artik. enhavis:

Signalen, Stokh., 11. 12., 25. 12. (Jul-n-o); Arbetaren, Stokh., 12. 11. (rubr.); Enköpings Nyheter, 18. 11. (kurso); ITF-Bulteno, A’dam, dec. (rubr.); Arbeiterpolitik, Leipzig, 25. 11.; L’Action Laïque, St. Etienne, dec.; Régénération, Paris, dec.

Pri SAT-Kongreso raportis:

Juna Bolŝeviko, Kiev, 7. 9., 21. 9.; Marten, Kiev, 27. 7. 30.

NIA POŜTO

13 132. — Via artikolo aperos.

KORESPONDADO

ĈEĤOSLOVAKIO

Filatelistoj! — Kiu sendos al mi 100—300 aŭ pli da PM, eble div., el sia lando, tiu ricevos la saman kvanton el Ĉeĥoslov. Adr.: K-do J. Kopeckij Ŝturan 4, Prešov.

DANIO

—Mi dez. koresp. kun jurnalisto aŭ kun s-ro aŭ fraŭlino, kiu interesiĝas pri vojaĝoj. Adr.: Jens A. B. Jacobsen, Balslev Prastegaard pr. Eiby St. Fyn., Odense.

FRANCIO

K-do Roland Pruvot, Blerancourt (Aisne), k liaj geamikoj koresp. kun Gek-doj el Britio, Estonio, Latvio, Litovio.

GERMANIO

—Kursgvidanto dez. koresp. kĉl. Skribu al: K-do H. Haase, Hettstedt, Südharz.

K-do Heinrich Ridder, Kampstr. 5, Bielefeld, kĉl, L, PI, PK.

K-do Linus Uhlig, Borstendorf/Erzgebirge Nr. 59, kĉl, PM, PI. Resp. garantiata.

K-do Karl Kohlhauer, Dr.-Fritz-Opel-Platz Nr. 10, Rüsselsheim/M., kĉl, interŝ. amatorfotojn.

NEDERLANDO

K-do G. A. v. Groningen (ĉarpentisto en lignofabriko), Nylstr. 8, Haarlem, kun sammetiistoj, precipe el Sovetio, pri ĉ. temoj, kĉl.

NEKROLOGO

Nesanigebla proleta malsano prenis el niaj vicoj nian karan paĉjon k SAT-K-don 877

GUSTAV LEBETSAMER

Per li ni perdas nian plej bonan, plej maljunan k favoran kunhelpanton. — H o n o r o n a l l i a m e m o r o !

SAT-Rondo, Nürnberg.

ENHAVO

paĝo
Hispanio — Ĝia evoluo de 1923 ĝis hodiaŭ 113—114
Parlamentbaloto en «Libera Urbo Dancig» 114
Sardujo 114—115
La klasbatalo tra la mondo 115
Vojaĝimpresoj de K-do Perer 115—116
Pri klerigo en Uzbekio 116
Kiel mi ekiĝis dubema 116
Sennaciula Liberpensula Paĝo 117
Tra Esperantio 118—120

Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)

Núm. 328, 15 de gener de 1931

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

[BILDO p.1 | 33,5,69,13] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun kontinentoj kaj meridianoj.

7-a JARO, N-o 328 — LEIPZIG, 15. / 1. 1931

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE — REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). — APERAS SEMAJNE

FABRIKADO DE MORTIGILOJ EN ĈEĤOSLOVAKIO

La Škoda-fabriko en Plzen

Altega muro netravideble ĉirkaŭas komplekson da konstruoj kun vitraj tegmentoj. En la enirejoj po 2 gardistoj, kiuj atente kontrolas ĉiun en- k eliranton — nekompetentulo povus el malantaŭ la muroj elporti sekreton pri preparado de la nova milito. Trankvile fumas la kamentuboj, sub kiuj oni hardas ŝtalon k preparas pli modernajn — dank’ al la spertoj el pasinta mondmilito — “ludilojn“ por la nova hombuĉado. En la landkartoj de generalstaboj tiu ĉi loko estas signita ruĝkolore. Ni estas ĉe l’ koro de kapitalista Eŭropo.

Oni klopodas por “plifirmigi la pacon“

Al ĉiuj flankoj diverĝas la reloj. Vicoj da vagonoj, zorge fermitaj per kartonaj tegmentoj, sen indiko pri la enhavo, sen la adreso, estas disveturigataj dumnokte ĉiudirekten. Sub la kartonaj tegmentoj atendas larĝaj faŭkoj de l’ kanonoj sian momenton. En la aliaj, ne malpli zorge fermitaj vagonoj ripozas grenadoj k obusoj ĉiuspecaj, pretaj sputi fajron k morton. Oni ja devas sekurigi la mondon kontraŭ la milito!

Malrapide k senbrue la vagonaroj ŝovas sin antaŭen, kvazaŭ time zorgante ne malkaŝi teruran kontraston de pacifistaj frazoj k “porpacaj konferencoj“. En la konkretaj preparoj de venonta milito ludas la Škoda-fabriko rolon de plej alta gravo. Tiu milito ja ne estos milito de l’ amasoj, sed de tekniko.

La parolo de la nombroj

La tutmonda eksporto de armiloj laŭ la statistiko de la Ligo de Nacioj k eksporto de Ĉeĥoslovakio (en dolaroj):

Jaro Tutmondo Ĉeĥoslovakio
1922 43 033 537 1 331 711
1923 47 521 460 1 403 684
1924 54 204 946 2 540 659
1925 55 762 154 2 897 326
1926 58 157 366 8 298 576

En la jaro 1926 la partopreno de Ĉeĥoslovakio en la tutmonda eksporto

[BILDO p.1 | 33,49,65,66] Aerfoto de la vasta Škoda-fabriko: longaj halvicoj, fumantaj kamentuboj, relvojoj kaj vagonoj. Subskribo: «La Škoda-fabriko»

de armiloj estis jam 14,3% k ĝi ĉiam plialtiĝas.

En la lasta tempo estis konstruita moderna sesetaĝa metiejo, nomita “nova modelfabriko“. Dum ties konstruado la laboristoj, konante mizeran staton de la metiejoj, dubis, ĉu ĝi servos kiel tia. Kaj vere, kio estas interne, havas nenion komunan kun la metio de modellignaĵistoj, ĉar tie kuŝas ĉ. 80 diversaj specoj de kanonoj. Estas severe malpermesite al la laboristoj eniri tiun palacon.

En la metiejo “Maŝinfabriko“ oni produktas grandan nombron da maŝinpremiloj por premi grenadajn k obusajn kuglojn.

En pluraj metiejoj, kie post la milito la laborprocedo estis konformigita al la produktado de pacartikloj, oni rearanĝas la maŝin-instalon konforme al la produktado de militartikloj.

Kontraŭ kiun?

Unu post la alia venas ministroprezidantoj, potenculoj, generaloj, politikistoj k similaj eminentuloj por pruvi la fratecon de sia k ĉeĥoslovaka imperiismoj. Francio k Anglio ne bezonas sendi siajn reprezentantojn. Ili deponis kapitalon, posedas akciojn. Iliaj vasaloj, rumana Karolo k egipta Fuad venintaj ĉi tien sufiĉe konvinke dokumentis la amikecon. Ministro-prezidanto de Bulgario, Ljapĉev, ankaŭ venis k, akompanate de detektivoj, inspektis kanonojn. Certe, nur por defendi la pacon . . . Milita akademio el Jugoslavio kun tuta stabo da altrangaj oficiroj ne preterlasis nin k manifestis la solidaron . . .

En 1926 la Škoda-fabriko konsente kun decidaj faktoroj de polia registaro akiris decidan influon en akcia societo Frankopol, Varsovio, kiu sub ties gvidado estis reorganizita je aviadil-fabriko.

En 1927 la Škoda-fabriko akiris plimulton el la akcioj de “Uzinelle metalurgice in Ploesti“ (metalurgia fabriko en Rumanio), kiu sub ties gvidado estis rearanĝita.

Oni rapide finfaras la fronton. Kontraŭ kiun ĝi tendencas? K-do, prenu la landkarton!

La vizito de mastroj

Antaŭ kelkaj semajnoj honoris nin per vizito ŝtalindustriaj baronoj el la tuta mondo. La standardoj flirtis en aero, antaŭ la vagonaro tapiŝoj, en la laborejoj oni ĉion purigis k forigis ĉiun metaleron, mallonge: estis farita ĉio por dece akcepti ilin. En fandejo la vojetoj estis surŝutitaj per rivera

— pàgina 2 —

122 SENNACIULO

sablo, k antaŭ ilia alveno la laboristoj ĉe fandfornegoj devis speciale sin lavi. Kiam la industriistaj moŝtoj transiris la laborejon, atendis ilin tablo kun ĉampano k refreŝigo, du kelneroj priservis ilin. La laboristoj, devigataj sklavaĉi 8 horojn en tiu infero, malfacile ricevas kelkajn gutojn da iu malmultekosta medikamento, kiam ili ekmalsanas.

La fabriko petis investo-prunton de 800 milionoj en Anglio. La mastroj venis por vidi, ĉu ĝi indas je tiomo. Oni do devas ŝate akcepti k gastigi ilin — la bankedo, vespere aranĝita, kostis 250 000 kronojn ĉeĥajn¹.

Kio bridas 18 000 laboristojn?

18 000 laboristoj en tia loko, fabrikantaj la morton, estas forto, kiun oni ne povas subtaksi. Tial estas necese kiel eble plej akrigi la militemon de l’ loĝantaro, de la laborista klaso, eduki ilin en la spirito de l’ “defendo al patrio“. Tial estas aranĝataj tie ĉi diversaj paradoj k manifestacioj de naciistaj organizoj, faŝistaj “naciaj gvardioj“ ktp.

Tial oni plenumas la planon de maldungado al nekontentaj laboristoj, malpliigo de salajroj k ĝenerala mizerigo de laboristoj. Tiuj, minacate de senlaboreco k malsato, konsistigas dume obeeman elementon en la produktado de pereigiloj k tiel garantias trankvilan funkciadon de l’ fabriko, kiu estas elektita de l’ internacia imperiismo kiel provizejo de militmaterialo. La avantaĝa geografia lokiĝo, permesanta facilan livereblon, faras tiun lokon centro de militpreparoj.

Tial ekzistas tuta aparato el spionoj por malkaŝi la malkontentulojn k tial mi ne subskribas mian artikolon. La “justo k demokratio“ validas precipe por laboristoj, k mi en la kriza periodo nuna ne trovus alian postenon.

Iu el Plzen.

¹ 100 kr. ĉ. = ĉirkaŭ 3 dolaroj.

[REKLAMO p.2] La plej bona k amuza legolibro estas KANDID. La ĉefverko de VOLTER en la esperanta traduko de E. Lanti kun antaŭparolo de l’ tradukinto k ilustroj de R. Bartelmes. Laŭ la unuanima opinio de la recenzistaro la stilo estas modela, simpla, facillegebla. Form. 13×19 cm. 160 pĝ. Prezo 1.70 mk. g., bindita 3.— mk. g. Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27.

Batalo inter angloj k usonanoj

Usono ja finis la jaron per buĝeta deficito de pli ol 600 milionoj da dolaroj, tio estas pli ol okono de la tuta sumo de ĝia buĝeto; tamen tio ne malhelpas ĝin daŭrigi siajn ŝiparelspezojn: baldaŭ ĝi surakvigos du grandegajn krozŝipojn, el kiuj unu povos, ŝajnas, porti ĝis 80 aviadiloj, k samtempe ili ellaboras novan ŝiparprogramon. Anglio, unu plian fojon, sentos la baton. Ĝi devos tamen kutimiĝi je tio!

Usono firme decidiĝis konkeri la estrecon super la maroj k kun tio, la estrecon super la mondo. Ĝi bezonos

En tiu ĉi monato vi devas superŝuti

la administrejon (Leipzig O 27, Colmstr. 1) per novaj abonoj al “S-ulo“! Ĉiu nova abonanto signifas paŝon al la pliampleksigo de l’ gazeto.

K-doj! Ne laciĝu en la varbado!

tempon, ĉar ĝi scias bone, ke estas malfacila batalo. Anglio sola estas granda peco; k kiel Anglio krome scios sendube grupigi malantaŭ si, en la decida momento, parton de Eŭropo, k eble ankaŭ parton de Azio, la peco estos eĉ pli granda. Tial Usono antaŭenpaŝas prudente, paŝon post paŝo; ĝi ne volas renovigi la malsaĝan aventuron de Vilhelmo: provoki Anglion antaŭ ol esti preta; ĝi do ŝovas inter siajn armadojn konferencojn pri redukto de l’ armadoj: kontrakto de Vaŝingtono, kontrakto de Londono . . . sed, dume, ĝia ŝipara forto ne ĉesas progresi; ĉiu nova konferenco trovas ĝin kun plifortigita ŝiparo kontraŭ brita ŝiparo proporcie pli malforta. Tuj post la milito, la usona ŝiparo estis ankoraŭ kvazaŭneekzistanta kompare al la angla; hodiaŭ ĝi estas preskaŭ egala al ĝi; morgaŭ ĝi superos ĝin.

Plene daŭrigante tiel sian preparadon por milita imperiismo, Usono plue konstruadas, ne malpli pacience, sian verkon de ekonomia imperiismo, imperiismo de l’ dolaro.

Granda borsista batalo ŝajnas nuntempe komencita inter usonaj k anglaj kapitalistoj por la estrado de l’ “International Nickel“, la plej granda min-entrepreno de Kanado k unu el la plej gravaj en tutmondo. Ĝi estas ne nur la plej granda mondproduktanto de nikelo k kobalto, sed ankaŭ grava platen- k precipe kupro-produktanto. Ĝis nun la Kanada kupro estis sole libera de l’ usona regado en la amerikaj landoj; nun ĝi ŝajnas ankaŭ subiĝi al ĝi.

Kompense la angloj ŝajnas decidaj sin defendi serioze en alia kuprolando, Suda Afriko. La usonanoj jam estis tie aperintaj, sed kontraŭatako de l’ angloj per kunfandiĝo de pluraj gravaj kompanioj en unu solan societon efektiviĝas.

Krozŝipoj aviadilportaj k aĉetoj de kupromin-akcioj estas du aspektoj de unu sama afero: preparado de interkontinenta milito.

PREĜEJO MALAPERAS

Ne tiel, ke revoluciemaj amasoj forbruligis aŭ aliformigis ĝin en kinejon aŭ klubon — ne, alimaniere. En la 21-a distrikto de Vieno, mizera kvartalo, estis konstruata antaŭ la mondmilito grandega preĝejo, por ke la homoj ne toleru suferojn je la animo. Pri la korpa bonstato oni tiam ne zorgis. Laboristoj loĝaĉis en kvazaŭaj kavernoj, malpuraj infanoj plenigis la mallarĝajn angulajn stratetojn. Malbonodoro pestumis la aeron de la proksima urbrubejo, kie la virinoj elserĉis koakson aŭ forjetaĵojn. Bestsimile vivaĉis la homoj. Sed necesis por ili preĝejego, kiu superis la tutan regionon k leviĝis fiere super la domaĉoj de mizeruloj. La potenca turo altiris ĉies atenton; pri la malsatantoj, kiuj vegetis en ĝia ombro, neniu pensis.

Venis la milito, venis la renverso. La popolo forpelis la imperiestron Karlo la lasta k metis la administradon de Vieno en la manojn de socialistoj. Oni deposte ne plu konstruas preĝejojn, sed sanigajn loĝejojn por proletoj. Vane la furioza batalo de l’ burĝaro kontraŭ tiu socia verko. En la tuta urbo kreskas la novaj komunumaj konstruoj el la tero. Vieno ŝanĝas sian vizaĝon. Ankaŭ en tiu mizera distrikto, sur vasta herbejo, kiu servis antaŭe kiel piedpilka sportloko, komenciĝas la domkonstruado. Dum multaj semajnoj alruliĝas materialo: sablo, brikoj, ligno, fertraboj. Oni fosas la grundon, starigas murojn k trabaĵojn, ekregas abeluja laborviglo. De tago al tago pli alteniĝas la konstruo. Mi proksime preterveturas ĉiutage per tramo k konstatas, ke la malantaŭe troviĝanta preĝejo ekmalaperas; la palaco de l’ popolo venke antaŭŝoviĝas. Baldaŭ oni nur plu vidos la preĝejan turan pinton. Kiu nun transveturas la Danubon, ties unua rigardo trafas anstataŭ la preĝejo la loĝejdomegaron. Kaj dum la venontjara 1-a de majo tie flirtos niaj ruĝaj standardoj kiel saluto al la prizorgemaj socialistaj urbadministrantoj de Vieno.

F. S. (16 362).

— pàgina 3 —

SENNACIULO 123

MEMORE AL KARLO LIBKNEĤT — ROZA LUKSEMBURG

Antaŭ 12 jaroj krimuloj — blankgvardiaj oficiroj — sufokis la ĝermantan socian revolucion en Germanio. Je la 15-a de januaro 1919, dum la maŝinpafiloj de reakciaj soldataĉoj en Berlino “purigis“ la stratojn je la ribelantaj “spartakistoj“, estis insidmortigataj Karlo Libkneĥt k Roza Luksemburg, gvidantoj de l’ revolucia proletaro. Karlo Libkneĥt, kiu, necedema kontraŭmilita agitanto, variante la parolojn de Lenin, forĝis la devizon: “La malamiko staras en la propra lando!“ Roza Luksemburg, cerbo mirinde evoluigita, klarpensa k akrevida. Per siaj vivoj ili pagis la kuraĝan elpaŝon, la provon renversi apogite sur la impeto de l’ avangardaj laboristoj k ekssoldatoj, la kapitalisman ordon en Germanio, por realigi siajn idealojn . . .

Kaj nevenĝita restas ĝis hodiaŭ ilia morto! Ĉu ne nuntempe, profitante la konfuzegon en la proletaj vicoj, demagogio de Hitler, la sama spirito, kiu instigis al mortigo al Libkneĥt k Luksemburg, ŝajne triumfas, meze de ekonomia krizo, super marksisma influo? Pli ol iam necesas memorigi al la proletaro la vortojn, kiujn Libkneĥt k Luksemburg en novembro k decembro 1918 ĵetis inter la amasojn per la “Spartakus-folioj“. Pli ol iam ankaŭ necesas fari edukan k klerigan laboron, por malhelpi, ke la laboristaro sekvu demagogajn parolojn aŭ forfalu plene en indiferenton k apation!

*

Ni sekvigas ĉapitron el la verkaro de R. Luksemburg, kiu elmontras ŝian fundan, metodan k memstaran pensmanieron.

[BILDO p.3 | 30,28,63,46] Lignogravuraĵo: funebrantaj laboristoj kaj virinoj kliniĝas super la kuŝanta mortinto. Sube la germana surskribo «DIE LEBENDEN DEM TOTEN . ERINNERUNG AN DEN 15. JANUAR 1919». Subskribo: «LA VIVANTOJ AL LA MORTINTO (KARLO LIBKNEĤT) — Lignogravuro de Kete Kolvic (K. Kollwitz)»

El la teoriaj laboroj de R. Luksemburg

(Ekstrakto laŭ ŝia verko “La akumulado de l’ kapitalo“, prezentita de Lucio Lora)

Generala rezulto

Jen do la ĝenerala rezulto de l’ batalo inter la kapitalismo k la simpla varproduktado: la kapitalo anstataŭiĝas al la simpla var-ekonomio, instalinte ĉi tiun je la loko de l’ naturaja ekonomio. Se la kapitalismo vivas el nekapitalistaj formaĵoj, ĝi vivas, pli precize, el ilia ruiniĝo, k se ĝi, por akumuli, absolute bezonas ilin, estas tial ke ili prezentas al ĝi la solan nutranton, je kies kostoj plenumiĝas la akumulado.

La akumulado de l’ kapitalo havas do kiel kondiĉon la progresantan dissolviĝon de l’ antaŭkapitalismaj formaĵoj.

La baza hipotezo de l’ skemo de Marks — socio konsistanta sole el du klasoj — respondas do nur al la historia tendenco k la teoria difino de l’ kapitalista akumulado. Ĉi tiu tendencas anstataŭigi ĉie la simplan var-produktadon al la naturaja ekonomio, k la kapitalisman produktadon al la simpla var-ekonomio; ĝi tendencas etendi la absolutan regadon de l’ kapitalisma produktado al ĉiuj landoj k al ĉiuj branĉoj de la ekonomia vivo.

Sed en tio la kapitalo trafas en senelirejon. Kiam la finrezulto estas akirita, — teorie almenaŭ, — la akumulado fariĝas neebla: la plusvaloro fariĝis neakirebla. Ĝuste kiam la skemo de Marks respondas al la realo, ĝi signas la halton, la historian limon de l’ akumula procezo, sekve la finon de l’ kapitalisma produktado. La neeblo akumuladi signifas, de l’ kapitalista vidpunkto, la neeblon plue disvolvi la produktofortojn k, konsekvence, la objektivan historian neceson de la morto de l’ kapitalismo. Rezultas de tio la agoni-konvulsioj, per kiuj karakteriziĝas la lasta fazo de l’ historia kariero de l’ kapitalo: la imperiista fazo.

La skemo pri la plilarĝigita reproduktado skizita de Marks ne respondas do al la kondiĉo de l’ akumulado, tiom kiom ĉi lasta progresas: la akumulado ne estas enfermebla en la du grandaj sekcioj de l’ socia produktado (produktiloj k konsumiloj), tiel kiel indikas la skemo. La akumulado ne estas nur rilato inter la branĉoj de l’ kapitalista ekonomio; ĝi estas precipe rilato inter la kapitalo k la nekapitalista medio, kie ĉiu el la du sekcioj de l’ kapitalisma produktado povas efektivigi la akumuladon parte sendepende de l’ alia, k kie la movoj de ambaŭ interkruciĝas k interplektiĝas senĉese.

La komplikaj rilatoj rezultantaj el tio, la diferenco de ritmo k direkto en la marŝo de l’ du sekcioj, iliaj materiaj rilatoj k valor-rilatoj kun la nekapitalistaj formaĵoj ne lasas sin redukti al skema ekzakta esprimo.

La marksisma skemo pri l’ akumulado valoras nur ĝis la momento, kiam la kapitalista superregado atingis sian lastan limon, k, tiusence, ĝi havas la saman karakteron de scienca fikcio kiel la marksisma skemo pri la simpla reproduktado, kiu teorie formulis la deirpunkton de l’ kapitalisma produktado. Inter tiuj du fikcioj ekstremaj, la unua ĉekomenca k la alia ĉefina, troviĝas la ekzakta analizo pri la kapitalisma akumulado k ĝiaj leĝoj.

El la historio de l’ Junsocialista partio (anarkista) en Svedio

La 15-an de novembro 1892 Socialista Infanklubo en Stokholmo kunvenis. Temis pri ŝanĝo de nomo, ĉar oni opiniis sin maturaj por pli gravaj aferoj ol nur esti “dimanĉa soc. infanaro“. Ili jam tre brue partoprenis la disputojn pri aktualaj problemoj, k kun obstina memfido ili laŭte diris siajn opiniojn. La plenaĝuloj en la partio ne per mildaj okuloj rigardis ilian aktivecon. “Tiuj bubaĉoj, kiuj jam ne sekiĝis malantaŭ siaj oreloj, kuraĝas havi opiniojn pri aferoj“, ili murmuris. Nu, temis pri reorganizado, k la klubo decidis nomi sin: Socialdemokrata junularklubo. La junuloj entuziasme ekprenis sian taskon batali “por la socialisma ideo, por revolucia klasbatalo laŭ interesoj de l’ subpremata junularo.“

Ili tre severe pritraktis la demandojn, ĉiam diskutante plej vastajn problemojn. Sed, ke a! ili ankaŭ ne mankis ŝercemo k ironio, tion montras sekvantaj eltiraĵoj el protokoloj: “La lekcianto faras longan paŭzon pro manko de akvo“ — “Dum privataj interparoloj k amuzoj la sekretario provis laŭtlegi la protokolon“ — “Estas neeble por la sekretario protokoli

[REKLAMO p.3] Jus aperis kiel 11-a volumo de “Biblioteko de Sennaciulo“ belega POEMO DE L’ PLUGISTO, originala esp. versaro de HRIMA. 64 pĝ. Form. 11×14. Prezo: 0,60 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

— pàgina 4 —

124 SENNACIULO

la diskuton, ĉar 5—6 klubanoj parolas samtempe“. Post duonjaro la klubo aliĝis al la partio (soc.-dem.) — ĉar ili ankoraŭ estis veraj socialdemokratoj, kvankam tre revoluciaj. En tiu tempo stariĝis demando pri propra gazeto por povi pli racie disvastigi socialismon inter junularo k ankaŭ pro tio, ke “Socialdemokraten“, organo de la partio, tro cenzuris iliajn skribaĵojn k ne lasis lokon por respondoj k defendoj al la multaj atakoj de l’ partio kontraŭ la junularon. La propra organo devus esti tia “kia sen limigo lasas diskutadon liberan — ne faru barilojn, malantaŭ kiuj ni ne rajtus serĉi la veron“. Sufiĉa mono kompreneble ne estis akirebla por la malriĉaj junuloj, sed optimisma K-do prezentis jenan kalkulon pri la ekonomia flanko:

Hektografmaso 1 kg. kr. 1,50
Hektograf-inko 1 botelo „ 1,—
Papero 50 skribp. „ 0,50
Sume kr. 3,—

Ĉar ĉio restis nur diskutado, unu membro mem eldonis hektografitan gazeton “Markus“, en kiu oni i. a. povis legi: “La nomo Domela Nieuvenhuis ĉiam freŝe kontraŭas la moderan k putrantan spiriton, kiu alglutiĝas al nia Partio-Internacio.“ Tiun anarkistan tendencon ni ankaŭ trovas en alia hektografita gazeteto “La juna socialisto“: “Per parlamentismo ni nenion povas gajni . . .“

Iom post iom kluboj fondiĝis en urboj k grandaj industrilokoj. Diskutado pri rimedoj en la klasbatalo estas ĉiam sur la tagordo. En 1896 vekiĝis la demando, ĉu krei landan junularligon. En 1897 estis fondata la Sveda Socialista Junularligo. En 1898 estas realigata la revo pri propra organo. La 1. majo aperis “Brand“ (Brulado), kiu ĝis hodiaŭ restas organo de la organizo. Unue ĝi estis monata, poste semajna. Escepte kelkaj interrompoj en la komenco, ĝi aperis regule. “Kiu havas ion legindan por prezenti, kunlaboru, k la malamikoj havos rajton sin defendi —“ estis la devizo. Tio montras la jam tiaman spiritostaton de la ligo. En 1899 okazis la unua kongreso. 1200 membroj en 20 kluboj estis reprezentataj. En tiu jaro la ligo komencis eldoni Socialisman Bibliotekon. “La panakira batalo“ de P. Kropotkin estis la unua eldonaĵo.

Batalo kontraŭ militismo estis la plej grava tasko de la junuloj. La tria kongreso en 1901 ankaŭ speciale substrekis tion. Per flugfolioj k gazetoj ili superverŝis soldatojn k la por militekzercoj maturan junularon. Oferemaj Gek-doj kun sia tuta entuziasmo ĵetis sin en la batalon. Persekutoj nur instigis la oferemon. Unu el la flugfolioj alvokas la soldatojn ne pafi kontraŭ ribelantajn k manifestaciantajn laboristojn. Ĉiuj gazetoj jam ĵetis sin super la revolucian junularon, eĉ Branting en “Socialdemokraten“ rapidis aserti, ke la Lab. Partio ne havis ian respondecon pri la danĝera flugfolio. La Junularo tre trafe respondis jenon: “La Lab. Partio ne havis k ne havos ion komunan kun la kontraŭmilita propagando en Svedio. Partio, kiu per ĉiuj fortoj volas havigi al si socian honoron k kiu metas akiron de tiu honoro antaŭ la programo, kompreneble ne endanĝerigos sin per atakoj kontraŭ tia fundamenta kolono de la nuna socio, kia estas la militismo. Ni esperas, ke tiu deklaro sufiĉas por forviŝi la suspekton, ke la partio iel estus partopreninta nian kulturcelan atakon kontraŭ militisma barbareco.“

Montriĝas per tio la sincero al socialismo, kiu ĉiam estis signifa por la junsocialistoj en Svedio. Sed ne ĉiuj en la ligo akceptis tiun puran kontraŭmilitismon, male ili pledis por “popolmilico“ k defendo. Ekzemple la klubo en Malmö, la tagon post la unuamaja manifestacio decidis fondi patriotan pafistan klubon, k nun la partiorgano ekkriis: Brave, Malmöa Junularklubo!

La kongreso en 1903 estis tre signifa por la sekvanta evoluo, ĉar ĝi klare esprimis la programon rilate religian, militisman k partian demandojn. Pri militismo la kongreso deklaris, ke “estas unu el la plej gravaj taskoj de la ligo, per ĉiuj rimedoj batali kontraŭ militismon, en kiu ajn formo ĝi aperas.“ En la religia demando oni decidis: “Estante kultura prolet-organizo kontraŭbatali la religian malsaĝaĵon.“ Partie la ligo deklaris sin sendependa k ne emis aliĝi al la ĉefa partio.

Tamen nun maturiĝis la situacio. Post la kongreso diferenco inter pure socialista k socialdemokrata opinio kaŭzis fendon de la ligo. La klubo en Malmö eksiĝis k fondis novan junularorganizon sub la nomo Sveda Social-dem. Junularligo. “Arbetet“, social-dem. partiorgano en Malmö, skribis: “Ni volonte deziras, ke la ekzemplo

Vojaĝimpresoj de K-do Perer¹

(4. daŭrigo. Vidu n-ojn 324, 325, 326, 327)

En Sverdlovsk oni konstruas retaron da vojoj ĉirkaŭurbaj, tramojn, kanalretojn, elektron, fer-, ligno-, karbfabrikojn ktp. Novosibirsk antaŭ la revolucio estis vilaĝo. Nun ĝi estas ĉefurbo de Siberio. Mi ne insistas pri Turksib (fervojo), arego da kluboj, lernejoj, ripozdomoj ktp. Ĉiuj kleruloj estas morale devigataj gvidi kursojn por likvido de senalfabeteco. La armeo zorgas ĉefe pri tio. Ĝia disciplino estas fera dum servotempo; ekster ĝi nenia fakta k leĝa diferenco ekzistas inter komandanto k komandato. La lernejo estas komuna por knaboj k knabinoj. La instruisto estas nur kamarado, punkodo estas kvazaŭ nula. La ĉefa puno estas publika denunco de l’ kulpulo en murjurnalo, nigra tabulo; publikaj kolektivaj riproĉoj dum kunvenoj. Malliberejoj tamen ekzistas por konsciaj kontraŭuloj de l’ reĝimo k krimuloj. En malliberejo, kiun mi vizitis, mi trovis soveton el malliberuloj, kies funkcioj estas defendi la rajtojn de l’ malliberigitoj. La kondamnitoj povas libere promeni en la spaco, kiun ampleksas la malliberejo, de ĉambro al ĉambro, en koridoroj, kortoj ktp. Nur la nekondamnitoj aŭ danĝeruloj (ĉu mense, ĉu pro malsano) estas enŝlositaj en ĉeloj. Virinoj estas kompreneble apartigitaj de la viroj.

La revolucio zorgis multe pri publika higieno k sano. Kuracado estas ŝtatigita; dank’ al socia asekuro ĉiuj laborist-kamparanoj ricevas senpagan kuracadon kun siaj familianoj. Retego da hospitaloj, flegejoj, ripozdomoj, infanejoj estas ĉie semita tra la lando. Mankas bedaŭrinde ankoraŭ multaj specialistoj.

Pro tiu fakto oni larĝe malfermis la pordojn de l’ lernejoj, fakultatoj, teknikejoj, nur al laboristoj-kamparanoj. Kiu ne estas de laborista aŭ kamparana deveno, estas nenio en hodiaŭa Sovetio. Eĉ male, ĉiuokaze li estas suspektata persono. Ankaŭ juĝisto rajtas iĝi nur laboristklasano aŭ kamparanido. Seksa diferenco leĝe k fakte forestas. En la 18-a vivjaro ĉiuj geproletidoj estas civitanoj. De tiam aĝa diferenco ne ekzistas en la plenumo de l’ civitaj rajtoj. Patrineco estas konsiderata kiel socia funkcio. Antaŭ ĉio la idoj estas leĝe protektataj. Edziĝo estas simpla formalaĵo, same kiel eksedziĝo. Tamen, ĉu dum, ĉu ekster edzeco, patreco devas esti deklarata. Maloftaj estas kazoj, en kiuj la patreco ne estas difinebla. Tiam la leĝo difinas 1 aŭ plurajn nutrantojn de l’ infano. Seksa edukado okazas publike, en lernejoj, armeo ktp. Prostituo estas malpermesata. Oni faras multon por tute nuligi publikan prostituon; oni laborigas publikulinojn en specialaj domoj laŭ samaj kondiĉoj kiel en ajna laborejo. Post reeduko oni sendas tiujn virinojn en ordinarajn fabrikojn.

Kiel oni vivas ĝenerale? Ĉiuj, kiuj kolektive vivas, vivas nuntempe plej bone. Ĉar ĉio estas ŝtatigita, ĉiuj formoj de produktado k vendado estas inter manoj de ŝtato aŭ laborkooperativoj. Oni normigis la disdonadon. Mi vidis, ke ĉiuj krom eksterleĝaj

¹ France: Peraire.

— pàgina 5 —

2 LA LERNANTO

baraktado kontraŭ la mizera sorto. Malsekaj muroj k malvarmegaj vintroj. Malsanaj brustoj kun palaj nevivopovaj malsataj infanetoj, tik-tak, tik-tak. Perditaj povoj k perditaj jaroj. Sen feliĉo, sen vivoĝojo, grizaj tagoj k mallumaj noktoj, tik-tak, tik-tak. 12 k 1 estas egalaj; ankoraŭ plia cifero k plia cifero; nenian feliĉon ili havigas, nenian konsolon.

La horloĝo jam delonge elbatadas siajn horojn, la muroj pli k pli nigriĝas, la povoj kun ĉiu elbato pli k pli malfortiĝas.

*

En la malpuregaj malantaŭaj stratetoj, jetiĝas en drinkejojn-malliberejojn la laboristoj kun sia lasta laborakirita monero. Rompita raŭka gramofono kun rusta harmoniko elgrincas malnovan stratkanteton. Tripiedoj malpintaj balanciĝas laŭ la takto de l’ konfuza grincado. Novjaro estas hodiaŭ, eligu vin el la malpuregaj ĉambraĉoj, el inter la malseketaj muroj! Festo estas hodiaŭ! Forgesu la tutan jaron, la dolorojn de l’ mizera vivo! Fordrinku la suferojn k doloregojn, fordrinku la solecon! Eĥu, harmoniko, ludu! Pli entuziasme, pli uragane! La botoj estas ŝiritaj — ankoraŭ eblas danci en ili. Fordanci la malvarmon, fordanci ĉiujn zorgojn. La maldolĉa brando estas ankaŭ sufiĉe multekosta, sed por unu fojo ankoraŭ sufiĉas: drinku k forgesu! Grincu, harmoniko, ludu! Morgaŭ la edzino petos panon, la infanoj morgaŭ malsatos. Ludu, harmoniko, ludadu: la hodiaŭo al la morgaŭo egalas. La ioma brando ne pli malbonigas k ne plibonigas ilian situacion superegan. Grincu, harmoniko, ludu, la morgaŭo, la sama, kiel la hieraŭo — la Novjaro — la sama kiel la pasinta: Ci, harmoniko, ludadu! La rusto surkreskis cin. Tio ne gravas. Sur ni ĝi pli surkreskis. Grincu, harmoniko! Por kio utilos ĉiuj penoj, zorgoj —, sonigu la raŭkajn sonaĉojn, forludu niajn dolorojn, suferojn, morgaŭ estos alia jaro: la hodiaŭa, ĝi ne plu ekzistu!

El la gazeto «Ojfkum», Lodz, trad. 15 195.

ĈIRKAŬ KRISTNASKO

Pasis la 6. decembro 1930, Festo de Sankta Nikolao. Kio okazis la hieraŭan vesperon, tion povas priskribi nur tiu, kiu ĝin ĉeestis. Ĉi tie, en hospitalo de pure katolika vilaĝo Bobrek (Supra Silezio, Germanio), oni hieraŭ memoris pri la ĉiujare revenanta Sankta Nikolao, kiu laŭ tradiciaĉo reĝojigadas la malriĉulajn (?) infanojn, per donaco de ia objekto. En mia hejmo tio okazas ĉiun «Sanktan Vesperon», la lastan antaŭ la Kristnaska festo, do je 24-a de decembro (ĉar tie la ankaŭ-kristanoj estas protestantoj). La donacado al infanoj okazas tiel: Unu, du aŭ tri viroj (ĉi-okaze ĝin faris tri) sin maskas tutkorpe. La vizaĝaĉon umas longhara densa barbo. Unu el ili trapasas la koridoron k atentigas la kvazaŭan frenezularon per forte svingita sonorileto kiel unua. Lin sekvas la dua kun fleksebla vergeto en sia mano k vergas per ĝi ĉiun infanon k eĉ infaneton, kiu ne volas adori la trion, ĉar ili ja estas «sanktaj». La tria, laŭŝajne plej maljuna pro sia barbaĉo, deĵetas sakon kunportitan sur sia ĝiba dorso peltkovrita k donas — pardonu: donacas — al la infanaro ion nevaloran, ĉar nur manĝeblan, sed ne konserveblan aŭ uzeblan (vestaĵo). La eksono elvokas veran militkriaĉadon ĉe la infanoj. Diversaj vokoj aŭdiĝas. Ja ne mankas eĉ interbatiĝo, plorado ktp.

Nu, kial ne ĝojigi infanojn? Kial tiel malŝate paroli pri tio? — Mi komencu ĉe mi mem. Pli ol ses monatojn mi mallaboris. Kiam mi ree komencis labori, mi ne akiris tiom, ke mia familio havus sufiĉe por vivi laŭbezone. Dum la somero ne estis eble al mi aĉeti ion necesan nek ŝpari kupromoneron. Do ili malsatos eĉ je Kristnasko, ĉar nun mi jam pli ol 8 semajnojn troviĝas en malsanulejo. De la pormalsanula asekurkaso mia edzino ricevas por si k kvar infanoj 1,12 mk. germ. tage.

Aliaj estas en karcero, kies familianoj havas malsaton k estas ĉifonitaj ankoraŭ pli ol miaj, dum la ventrulaĉoj diboĉas k iliaj infanoj brilas pro sana vangkoloro k silkaj vestoj. Sed — tion ja la pastraĉoj ne vidas, ja ne volas vidi. Dio, la «kara Dio» ja ĉion vidas per sia ĉion vidanta okulo. Sed ho ve! De kiam «Dio» por la klaskonscia proletaro iĝis nur „Fantomo», de tiam li perdis sian povon. Pro diablo! Kiun do nun niaj infanoj adoru? — Ĉu la barbumitan «trion»? Ho ne! Ekzistas ankoraŭ bontaŭga «trio» — S.A.T. 10 634.

[REKLAMO p.5] Diablidoj — Rakonto por la Junularo, origin. verkita de N. Barthelmess. La facile komprenebla enhavo, prezentita en formo de vigla rakonto, ebligas ankaŭ al ne tute perfektaj esperantistoj, legi tiun ĉi libron. Administrejo de SAT, Colmstrasse 1 Leipzig O 27. Prezo 0,60 mk. g.

— pàgina 6 —

LA LERNANTO 3

ABIO K EGLANTERIO¹)

(En la florbukedon de mia korespond-amikino Ekaterina Zakrevskaja)

«Somere k vintre mi vive verdas, sed ruĝon la vian vi ĉiam perdas. Se venas novjaro, refoje vi provas, sed en la mezo ĝia vi velkas . . . Seka, griza morto vin trovas. Estas via viv’ nenio . . . Ho, ŝanĝu koloron, Eglanterio.»

«Mi estas la arbo de viv’ pompanta, la arbo de festo ĉe dato sankta. Mil psalmojn ĉe mi ĥorvoĉoj orgenas dum vi sur stepo griza, dezerta en la velka morto jam svenas. Psalmus ĉe vi belpastrino nur pro kolorŝanĝo — Eglanterio!»

«Je festoj la viaj mi ne sopiras, al mia destino mi ĝoje iras: La vivon — jaron post jar’ rekomenci Popolon mian pro mortsufero per kolor’ de l’ viv’ rekompenci. Estas via viv’ nenio . . . ho, maskornamita Verda abio!»

«Vi pompu abio, en fest incensa! Mi restos sur kampo je floroj densa. Kun ritaj fumoj vin pastroj eskortas, sed min proletknabino deŝiras k sur brusto sia min portas. Amas mi la simplan koron. Jen kial ne ŝanĝas mi la koloron.»

EMBA (Budapest).

La preparado de l’ fajroj

(Laŭ Bobinska: P i o n i r o j)

— Sed oni ekmortos pro malsato, plendas Juk.

— Ho, certe ekzistas fragoj k eble eĉ fungoj en tiu ĉi arbaro, konsolas lin Katka, oni serĉos da ili¹.

La manĝo estas finita.

— Nun, al la laboro, geamikoj, ordonis Vanka. Katka k mi iras por kolekti branĉojn k ci, Juk, ci estas dejoranto.

— Dejoranto? diris acide Juk (tio estas la plej malagrabla afero por li), sed estas hele².

— Ni devas atenti³ por ne lasi pasi la barkon; se ni ĉiuj tri estas okupitaj, oni ĝin ne povas vidi.

— Jes, sed . . . provas protesti Juk.

— Ordono! mallonge jetas Vanka.

¹ Sovaĝa rozo.

Juk returniras, movas⁴ malespere siajn brakojn k direktas sin al la bordo.

— Ci povas ĉirkaŭiri la insulon, tio distros cin, konsilas Vanka. Post du horoj ci estos anstataŭata.

Li rigardas la horloĝon. Katka observas lin k ridetas.

— Kiu povus kredi, ke li estas tia, Vanka!

Tiam ambaŭ komencas prepari la ŝtiparojn. Vanka tranĉas per la hakilo sekajn branĉojn. Katka transportas ilin sur la lokon interkonsentitan de⁵ l’ bordo.

La lago trankviliĝis post la fulmotondro de l’ antaŭa⁶ tago k trembrilas kiel arĝento en la suno. En la violkolora nebulo konturiĝas la altbordo, sur kiu kampadas la pioniroj.

Vanka rigardas longe en tiun ĉi direkton k ne povas decidiĝi difini⁷ la lokon por la ŝtiparo.

— Mi timas, ke oni ne vidos niajn fajrojn de el⁸ la tendaro, diras li embarasite, tiu ĉi bordo turniĝas tiel abrupte, ke ĝi kaŝas entute la insulon.

— Oni vidos ĝin ĉiuokaze de la Ebenaĵo⁹, aŭ baldaŭ la niaj foriros por nin elserĉi.

Oni eklaboris kun fervoro. La amaso da arbetaĵoj pligrandiĝas okulvideble. Ekzistas nur sekaj branĉoj en la ĉirkaŭo¹⁰. Vanka komencas detranĉi la junajn rezinhavajn¹¹ branĉojn de l’ abioj. La hakilbruo resonas malproksimen tra la insulo k la lago. La manoj de Katka estas algluiĝemaj k odoras je rezino. Ŝi portas la branĉojn plenbrake¹² ne sentante laciĝon.

¹ La mezurvorto antaŭ «da» kelkfoje ne estas esprimata; oni povus kompletigi per «kvanton, iom, plenmanojn (da ili)» k. s. ² Aŭ: (tag)lume. ³ Aŭ: esti atent(em)aj. ⁴ Ankaŭ: svingas. ⁵ Por ne trouzi la prepozicion «de», preferinde estas diri: ĉe la . . . (tamen de estas ankaŭ korekta). La troa uzo de «de» kondukas al miskomprenoj k dubesencaj frazoj. ⁶ Aŭ: hieraŭa. ⁷ Aŭ: fiksi. ⁸ Pli preciza formo ol nura «de». ⁹ Granda komenclitero (majusklo), ĉar propra nomo signanta difinitan regionon (lokon). ¹⁰ Aŭ simple: ĉirkaŭe. Ankaŭ ĝustas: ĉirkaŭaĵo aŭ ĉirkaŭa regiono. ¹¹ Formo kun sufikso neoficiala en komunlingva uzo: rezinoza. ¹² Aŭ: per plenaj brakoj (ne «kun»!).

ANEKDOTOJ

La savarmeo religi-ekzercas

Sur granda placo. Fratino Anno ekparolas: — Gefratoj! Hieraŭ mi ankoraŭ dormis en la brakoj de la diablo — hodiaŭ mi ripozas ĉe la brusto de anĝelo . . .

Ebrieta fraŭlo, aŭdante tion, elvokas: «Ĉu vi morgaŭ ankoraŭ estas libera, karulinjo?»

Trafa respondo

Doktoro estis vokata al grumblanta milionulo.

— Nu, kion vi suferas? li demandis la pacienton.

Kaj tiu ĉi respondis malĝentilege:

— pàgina 7 —

4 LA LERNANTO

— Jen via afero, pro kiu vi ricevas vian honorarion, por esplori!

En tiu okazo la doktoro cinike respondis:

— Vi venigu bestkuraciston. Tiu diagnozas ne farante demandojn al siaj pacientoj.

Neniam alvoku pli ol unu sanktulon samtempe!

En iuj malgrandaj bretonaj vilaĝoj la leterportisto estas konservinta la lokan k klasikan kutimon kuntrinki glaseton da vino ĉie, kie oni prezentas tion al li. Per maniko li sekigas siajn longajn mentonharojn k foriras, jam zigzagante, sur sia biciklaĉo al aliaj klientoj.

Sed ĉi-tage li ricevas tro da bonaĵoj k iun momenton neniel estis al li eble eksalti sur la biciklon.

— Sankta Paŭlo, helpu min! Sankta Ives, helpu min! Sankta Petro, helpu!

Refortigite de tiuj alvokoj, li renovigas siajn klopodojn k kun tiom da sukceso, ke li pretersaltas la selon, poste la direktilon k trans la biciklon, k li ne tro dolĉe falas sur la sablon.

— Ho, ho, malrapide, sanktaj sinjoroj! li balbutas. — Ne helpu ĉiuj tri samtempe!

POR NIA DISTRO

Solvoj el la antaŭa n-o:

[BILDO p.7 | 11,32,48,45] Krado de literoj n-ro 1, kvin vicoj: VIVPERVESEU / ARANESONANT / COLLIGUVIND / SESTEOPARUO / TAROALNETO!

[BILDO p.7 | 53,32,89,45] Krado de literoj n-ro 2, kvin vicoj: VIVVUESEPER / ARASNKTNNOA / LINCGVOIUDL / OEESPTRUSOA / LETTAARNOO!

[BILDO p.7 | 11,46,48,59] Krado n-ro 3: la sama krado kun nigrigitaj ĉeloj, restas videblaj nur la literoj de la unua devizo (VIV UES PER / A N T O / LIN GVO D / E P R O / LET A R O).

[BILDO p.7 | 53,46,89,59] Krado n-ro 4: la sama krado kun nigrigitaj ĉeloj, restas videblaj nur la literoj de la dua devizo (V E / RAS E NN A / C IU L / OE S T US A / T A NO !).

La tri literoj: SAT.

La du devizoj: 1. Vivu esperanto, lingvo de proletaro. 2. Vera sennaciulo, estu SAT-ano!

ĈEVALIRO

[BILDO p.7 | 9,65,50,95] Ĉevalira enigmo: krado de silaboj, kun PLI kaj ES en la supraj anguloj, A kaj LA en la malsupraj; en la mezo kvar vicoj: VAS DES MO JU / DA CE KOJ TAS / MI HA PLI HO / SIN MAL RA LI.

(7960).

Humoro

Ĉu vi ĉeestis tiun ĉi boksturniron, kiu daŭris okdek sekundojn?

— Jes, sed mi enuis, mi foriris antaŭ la fino!

A n t a ŭ z o r g e m o

«Bonan nokton, patrinjo.»

«Bonan nokton, Marianjo — deziru al via fraŭlino-zorgistino tre bonan nokton k donu al ŝi kiseton.»

«Ne tiel malsaĝa! Ŝi batas dum kisado.»

«Ho, infaneto!»

«Demandu paĉjon.» M. S.

M u z i k o

La mastrino frapis al la pordo de la subloĝanto:

«Sinjoro Ŝnak, sinjoro Ŝnak, kian teruran bruon vi faras?»

«Mi ludas la violonon, sinjorino Leonŝtono.»

«Dank’ al dio, — mi jam pensis, ke vi forsegas la litajn piedojn!» M. S.

— pàgina 8 —

(Eldonkvanto 10 000 ekz.)

6-a JARO. N-o 1 — MONATA ALDONO AL SENNACIULO — 15. I. 1931

La Lernanto

REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris XII-e ★ ADMINISTREJO: Kolmstrato 1, Leipzig O 27

NOVJARO

Novjaro, por ĉiuj promesoplena, estas festo de l’ bona aŭguro, estas tago, kiam al la homoj ŝajnas, ke feliĉego trafis ilin, ke ili pliriĉiĝis per ankoraŭ unu cifero en sia vivo. Ili revas pri siaj etaj infanoj, sopiras pri la donacoj en la rakontoj, kiujn homoj honore je tiu tago kreis, petolas k ĝojegas; kun ili la junularo, kiu prikalkulas en tiu ĉi tago la nenombreblan vivgajon, kiu ilin atendas en la estonto. Ĝojaj pri tiu ĉi tago estas la pli maljunaj. Ho, tago, en kiu ili ebrias k fordrinkas la hieraŭon k preparas sin plenaj je espero al la morgaŭo!

[BILDO p.8 | 28,37,71,60] Ksilografiaĵo: maljuna barba viro sidas klinita, kun la manoj sur tablo aŭ muro; malantaŭe pejzaĝo kun eta homfiguro iranta kaj radioj de suno super ĝi.

Kaj tamen, kiom varia k diverskolora estas tiu ĉi festo — kuŝas sur ĝi, kiel sur la tuta unutona jaro la stampo de l’ klasa tavoliĝo, de feliĉo k suferego, de senzorga rido k sufoka ploro. Nenia tago dum la jaro estas tiom terura k severa en sia arbitra paralelo k diferencigo, kiom la Novjaro.

*

Vastaj lumigitaj salonegoj, preskaŭ blindiga elektra lumo, floroj k verdaĵoj, riĉege provizumitaj tabloj, kontentaj sataj vizaĝoj, elegante vestitaj viroj, dekoltitaj pal-pudritaj, rafinite ornamitaj k plenvoluptemaj virinoj, sategaj purhaŭtaj infanoj: la familio de l’ kapitalisto ĝuas la feston. Ridado k kantado miksitaj kun la sonoj de l’ rompiĝantaj boteloj agordiĝas. Neniu fremda homo ĉeestas. Entuziasme tremadas la lastaj muziktonoj k elludas legendojn pri feliĉo, vekas k instigas al plena plezuro; revas la homoj pri belegaj palacoj, longdaŭraj senzorgaj vivjaroj, pri vojoj flor-ornamitaj, pri noktoj plenpasiaj, pri tagoj de amuziĝo, pri potenco k feliĉo, pri mallaborado k nenionfarado. Tro rapide forflugas la facile pasigitaj jaroj kun lumbrila poluro. Nenia volo perdiĝis, nenia aspiro antaŭ ili nuliĝis. Ĉio estis preta antaŭ la homo de l’ regoposedo. Tiele pasis la antaŭaj jaroj, tiele sin amuzis antaŭirintaj generacioj iliaj, k tiele amuzos sin iliaj posteuloj. Estas hodiaŭ la tago de la riĉulo, la tago, kiam la ora pesilo de l’ palaculo elaste malpeze moviĝas k dancas laŭ la ritmo de gajiga muziko. Diboĉegas k dancas la viro, kiu sian honoron k konsciencon forvendis al la registo, tondras la muziko uragane, k tordiĝas en ebrio la planko.

*

Mortanta horloĝo kun disrompita ciferplato dube elbatas la dekduan horon. Novjaro de laboro, tik-tak, tik-tak. Tre pezaj, malfacilaj estis la jaroj ĝis nun, miloj da sendormaj noktoj. Centoj da duboplenaj tagoj, tik-tak, tik-tak. Semajnoj sen manĝo, en malsato; dolorplenaj, disrompitaj jaroj, tik-tak, tik-tak. Velkinta juno k gajo, senespera eterna luktado,

— pàgina 9 —

estu sekvata de kluboj en tuta Svedio, por ke ni baldaŭ vidu fortan junularorganizon, kiu ne estas anarkisttendenca . . . ankaŭ ne nur socialista, sed sociaĭdemokrata.“

Nun sekvis por la ligo tempo de ega batalo k kruelaj persekutoj. Multaj militrifuzantoj estis juĝataj al malliberigo k punlaboro de 3 ĝis 10 monatoj. Se ili post la puno persistis je sia rifuzo, ili ree estis enkarcerigataj. Spite ĉia persekutado la liganoj daŭre sin oferis por la konsekvenca pacismo.

(Finota.) Norman (13 132).

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

Faŝista Internacio

En “S-ulo“ n-o 322 (sama rubriko) aperis eltirajo el unu el la lastaj paroladoj de Musolini, en kiu ĉi tiu diris, ke la faŝismo havas universalan karakteron. Sed laŭ la “Ĵurnalo de Italio“ la ĉefo de l’ faŝistoj ne estis formulinta internacian agadprogramon, “fidante al la forto de l’ ideo, kiu iras sola tra la mondo“. Sed nun la junfaŝista revuo “Antieŭropo“ proponis la kreon de “internacia faŝista unuiĝo“. Ekzameninte la faŝistan movadon en la diversaj eŭropaj landoj: Hitleranoj en Germanio, Hejmdefenduloj en Aŭstrio, “Brita faŝistaro“ en Anglio, legianoj en Hispanio, faŝista legio en Portugalio, universitata nacidefenda junularo en Rumanio, “Rodna Zasctita“ en Bulgario, naciistaj junularoj en Belgio, Svisio, Ukrainio ktp., — ĝi deklaras, ke la gravo de l’ internacia situacio diktas la neceson de unuiĝo inter ĉiuj fortoj faŝist-karakteraj, por starigi Internacion. T. H.

Studentaj konfliktoj en Japanio

Lastatempe en multaj fakultatoj, kolegioj sinsekve okazas konfliktoj. Dum pasinta jaro 600 gestudentoj estis forpelataj el la lernejo. Progresemaj studentoj spitas la lernejan aŭtoritaton, postulas lernpagan malaltigon, liberon studi soci-sciencon ktp. En sept. 1930 strikis en Tokio dum unu monato proks. 10 mil studentoj. Ministerio por Edukado klopodas ĉiel subpremi klaskonsciiĝon de l’ studentoj. Tial okazis interkonsiliĝo, kiun ĉeestis oficistoj el juĝa k interna ministerio k multaj reakciaj profesoroj. Rezulte oni decidis, ke necesas “starigi idean sistemon superan al marksismo mem.“

Laŭ “Scienco Proleta“, Tokio, n-o 12.

Strikoj k arestoj en Argentino

La 22-an de oktobro 1930 du laboristaj domoj estis elrabataj de la militistoj en San Fernando, k 14 K-doj estis arestataj. La laboristoj respondis per proteststriko. 92 arestitaj K-doj troviĝas sur la militŝipo “Patagonia“. Laŭ freŝdata komuniko 132 K-doj estas enkarcerigitaj en Buenos Aires, k 93 deportitaj al la insulo Martin Garcia, 117 eksterlandigitaj.

La poŝtservo en la lando estas metita sub milit-cenzuron, la laborista agitado k organizado estas ekstreme malhelpata. La kontraŭmilitismaj propagandistoj sukcesis glui afiŝetojn en la plej vizitataj lokoj.

Fabrikado de modernaj militiloj en Francio

En la fabrikoj de l’ grupo Artefarita Silko, speciale en la Liona regiono, oni faris provojn de ĝenerala industria mobilizo kun plena sukceso. Dum 48 horoj (komence de novembro 1930) oni transformis la servojn k laborejojn por fabrikado de artefarita silko en fabrikon de eksplodiloj.

La fabrikoj de Kulman (Kuhlmann) ĉe Krel (Creil), kiuj fabrikas tage k nokte asfiksiajn gasojn (la laboristoj estas ĉefe nefrancoj), estas protektataj de alĝeriaj k marokanaj eskadronoj, infanteria k aviadista regimento. Tiu fabriko kunfandiĝis antaŭ kelkaj jaroj kun la Nacia Kompanio de Farboj fondita dum la milito por konkuri la faman “Badenan Anilinfabrikon“ (en Germanio).

Laŭ “Antimil. Gazetservo“ (Hago).

homoj (pastroj, eksoficiroj, ekskomercistoj, ekspolicanoj ktp.) povis aĉeti ĉion, kion ili deziras, sed nur laŭ difinita normigita kvanto. Eksterleĝuloj devas elturniĝi kiel ili povas. Sekve de tio estas vicoj antaŭ vendejoj, iafoje paniketoj ktp. Tamen ĉiuj rajtantoj ricevas sian porcion. Unuavice oni prizorgas laboristojn k kamparanojn; dungato ricevas laŭleĝe de l’ dunganto laborvestaĵon, ŝuojn, ŝrankon, sapon, viŝtukon ktp. Krome la ĉefajn objektojn vivbezonajn oni distribuas en la laborejoj kontraŭ rabatita pago.

Sincere dirite, min impresis, ke la nuntempa materia situacio por ĉiuj estas malfacila. Morala leĝa situacio estas netolerebla por malnov-reĝimanoj, sed tute favoras laboristan klason k kamparanojn. Kaj la popolamaso tion bone konscias. Spite nuntempaj malfaciloj grandega entuziasmo okulfrape regas en la popolvicoj. Tumulton sur stratoj aŭ kampoj mi nenie vidis dum mia 15-monata biciklado de okcidento ĝis oriento. (Daŭrigota.)

KIAL SENLABORECO?

Senlaboreco — kiu el vi ne jam suferis sub tia ekonomia mizerstato, vivaĉis, apenaŭ povante aĉeti la plej necesajn manĝaĵojn? Kaj multaj ĝuste en nuna tempo estas trafitaj de tiu sorto. Ĉu sufiĉas deziri, ke la subvencio de l’ ŝtato estu plibonigota? Ne, nia deziro devas esti forigi tute tiun abomenan staton. Precipe ni senlaboruloj devus interesiĝi pri la deveno de l’ krizo k studinte la ekonomiajn interrilatojn trovi batalilon kontraŭ tiaj krizoj. “Sed“, diros iuj, “ni jam batalas kontraŭ la kapitalismo, k — kiam ni venkis super ĝi, ne plu ekzistos senlaboreco“! Vi forgesas, ke multegaj ja tute ne scias, kio estas kapitalisma ekonomisistemo; sekve ankaŭ jamaj kontraŭuloj de l’ kapitalismo havos utilon, se ni objektive traktos ĉi tie la senlaborulan problemon.

Unue oni sin demandas: “Kial ne estas pli produktata?“ Unuj respondas: ĉar ekzistas troproduktado, laboro ne estas bezonata; aliuj kulpigas sole la maŝinojn, “iomete pli pensemaj“ — la entreprenistojn (bonvolu diferencigi inter entreprenisto k kapitalisto), k plej multaj konfesas, ke ili ne povas imagi la kialon. — Ĉu ni eble havas troproduktadon, dum ni ĉiuj suferas pro manko de manĝaĵoj, loĝejoj, vestaĵoj k aliaj vivbezonaĵoj? Ŝajnas al mi naive tiel sin esprimi. Se la maŝinoj (aŭ raciigo en la produktado) kulpus, oni devus batali por ilia forigo. Same absurda opinio. La maŝino estas la amiko de l’ laboristo. Ĉu eble jam tro multe estas produktita por ili, ĉar nun multaj maŝinoj ne plu funkcias? Certe ne. Restas la entreprenistoj: ni supozu, por klarigi la interrilatojn, ke konstruestro havas 50 dungitojn, konstruigas domojn k mem luigas ilin. Por aĉeti la materialojn k salajri la laboristojn, li bezonas multan monon; li devas pruntepreni ĝin ĉe iu banko, kiu donas ĝin kontraŭ 8%-a rentumo. Ĉi tiun rentumon li kompreneble devas enkalkuli en la luprezo de l’ finkonstruita domo k plejparte jam dekalkulis ĝin de la salajroj, kiuj sekve malaltiĝas, dum la lupago altiĝas. Sed la enspezo ne sufiĉas por konstruigo de dua domo; li ree pruntas ĉe banko,

[REKLAMO p.9] Por relative tre modera sumo vi povas akiri libron de daŭra valoro: PLENA VORTARO DE ESPERANTO. La unika lingva konsultilo por ĉiu esperantisto! 536 paĝoj. Form. 14×20 cm. Prezo: bindita 10 mk. g., broŝ. 9 mk. (afrankite). SAT 23, rue Boyer, Paris XX, aŭ Colmstr. 1, Leipzig O 27.

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA LERNANTO“

— pàgina 10 —

sed nun devas pagi 10% da rentumo. Laŭ tiu faktoro li prikalkulas la entreprenon, plie malaltigas la salajrojn, plialtigas la luprezojn aŭ — devas ĉesigi la konstruadon k maldungi la laboristojn. Ĉi lastan li kompreneble prefere faras por ne malprofiti k mem ricevi la plenan enspezon (entreprenistan salajron).

Kiu nun kulpas pri la senlaboriĝo de tiuj 50 laboristoj? Ĉu la entreprenisto, kiu ne deziras je sia propra malprofito laborigi homojn?

Laŭ mia opinio preskaŭ sola la hodiaŭa monsistemo respondecas pri la ekonomia krizo. Tiu ideo disvastiĝas inter honestaj ekonomi-studantoj, kiel ekz. la fama pacisto Ŝenajĥ (v. Schönaich), kiu en “Dortmunda Ĝenerala Informanto“ (multlegata ĵurnalo) asertis, ke la krizoj 99-elcente devenas de la monsistemo. El libro “Laborista klaso k monpolitiko“ de socialdemokrato Ŝuman (H. Schumann) montriĝas, ke la aŭtoro studis ne nur Marks, Lenin, Kropotkin, sed ankaŭ Gezel (Gesell), Irving Fiŝer (Fisher), prof. Kasel (Cassel) k. a. Ankaŭ li, kvankam ano de marksisma partio, opinias, ke la monrilatoj kaŭzas precipe la krizojn. Kial oni silentas pri tia verko en la socialdem. gazetaro? La mono estas la sango de l’ ekonomio; se la sango malsanas, la tuta korpo devas malsani.

Tion konstatinte, ni devas trovi aliajn ol la nun kutime aplikatajn batalilojn kontraŭ la krizoj ekonomiaj. Hodiaŭ la plej granda lab. partio germania proponas 1. varprezmalaltigon, 2. 40-horan laborsemajnon, 3. plilongigon de la popollerneja vizito je unu jaro, 4. forigon de l’ eksterlandaj laboristoj el Germanio (laŭ parolado de Toni Sender). Oni miskonkludas: Ju pli malaltaj la prezoj, des pli multe estas aĉetata, des pli multe estas produktata, des pli da laborfortoj estas bezonataj. Sed, praktike: varvendisto, laŭleĝe malaltigante la prezojn, postulas samon de l’ fabrikanto. Ĉi tiu konsentas post — malaltigo de l’ lab. salajroj. Se la laboristoj ne konsentas pri tio, okazas maldungoj. Aŭ profitoj aŭ neproduktado . . . “40-hora laborsemajno“ sonas alloge; sed, kompreneble, proporcie plimalaltiĝas la semajnaj salajroj, ĉar aliel la profitoj de l’ mastroj plimalgrandiĝas, k . . . ili maldungas siajn laboristojn. Mi demandas la aprobantojn de l’ tria propono, kiu pagas la pli longan devigan lernadon de l’ infanoj? La kvaran proponon ni devas nepre malaprobi kiel sennaciuloj.

Laŭ mia opinio tiuj proponoj montras principan aŭ efektivan nescion de l’ gvidistoj pri la veraj ekonomiaj interrilatoj. Se la monsistemo estas la kriz-estiganto, ni transformu la monon bazitan sur oro al mono bazita sur la var-indico. De la nuna mono ni devas preni la rentum-karakteron. La mono devas cirkuladi de homo al homo, ŝanĝiĝi per varo k tiel estigi plian produktadon. La mono devas perdi la valoron, restante longe en unu mano, kiel varo malfreŝiĝanta, per enkonduko de imposto surmetata. Kiam la ĉefekspluatilo — rentumo — estos forigita, la laboristoj, liberaj de ĝi, povos senĝene postuli pli altajn salajrojn: la vivaĉo fariĝos vivo. Tiam senlaboreco estos tute nekonata afero.

SAT-ano 6707.

(La artik. estas mallongigita de la Redakcio).

RED. NOTO. Kiel jam plurfoje dirite, nur la verkintoj respondecas pri siaj artikoloj. Ni tamen opinias necese aldoni al ĉi tiu artikolo, ke la rimedo, kiun proponas la aŭtoro por forigi la senlaborecon, ankaŭ al ni ŝajnas duba. E. L.

[REKLAMO p.10] Belega romano! JACK LONDON — LA FERA KALKANUMO. Tradukita el la angla de G. Saville. 368 paĝoj. Formato 12×18 cm. Prezo 2,60 mk. g., (bindita 3,50 mk. g.) Mendu tuj ĉe Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27, aŭ Sidejo de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX.

[BILDO p.10 | 10,88,16,93] kvinpinta stelo apud la reklamo

UNU INTER MULTAJ

Ŝi estas nun prezidantino de l’ regiona sekcio de sangardejo en Moskvo. Laŭ rekta, gaja ŝia vizaĝo kun la kavetoj, laŭ rapidaj ŝiaj movoj, oni donas al ŝi ne pli ol 32 jarojn.

Neniu kredas, ke ŝi jam 17 jarojn “laboregis“ en la ŝtrumpfabriko je nomo de Nogino (ŝi laboras tie ĝis nun).

Tre malfacile oni povas imagi, kiom da malĝojoj ŝi travivis. Servis ŝi kiel ĉambroservistino, toleris ŝi la batojn de l’ edzo, naskis tri infanojn k antaŭ nelonge eksedziĝis kun la edzo, kiu ne povas kutimiĝi, ke la edzino havas pli da signifo ol li, pli da rajtoj k estimoj inter la amaso.

Dudekjara ŝi edziniĝis, rezulte sekvis la infanoj. Kun la infanoj venis la zorgoj. Kiam, en jaro 1924, oni elektis ŝin el la fabriko kiel delegitinon, ŝi multe protestis; krom la laboro en la fabriko sufiĉas ankaŭ mastrumaj laboroj hejme. Sed komencinte labori en la sekcio de l’ regiona sangardejo, pri la laboro ŝi interesiĝis; ŝi eksentis la utilon de sia laboro, k fine ŝi eĉ enpartiiĝis k komencis la lernadon.

Poste ŝi fariĝis ano de l’ Moskva urbsoveto, aktivulino de la prezidantaro el ĝi. Ŝi, Antonino Nagrov, laŭkonscience parolate, ne havis grandan deziron lernadi, sed la laboro mem devigis fari tion k la homoj, kiuj ĉiutage, ĉiuhore faris al ŝi diversajn demandojn k postulojn. Por doni verajn, precizajn respondojn al gelaboristoj de la fabriko, ŝi ne nur devis ĉiutage legi la ĵurnalojn, sed ankaŭ pligrandigi sian kleron.

— Mi ne laborus pro la nura honoro nomiĝi membro de l’ Moskva soveto, ŝi diras; la laboro estas treege malfacila. Sed mi ekvidis, ke la laboro donas utilon por la amaso: en Janzamalsanulejo ni eksigis la ĉefan kuraciston pro senordeco — nun tie fariĝis pli bone; en la Babuŝina malsanulejo ni maldungis la kuraciston, kiu prenadis subaĉetaĵojn. Mi havas multajn similajn kazojn. Kaj nun ne povas mi rifuzi tiun ĉi laboron, nek por la edzo, nek por iuj aliaj . . .“

Tiel la revolucio el estintaj sklavinoj preparas sovet-laboristinojn, kiuj regas la ŝtaton. La vortoj de K-do Lenin efektiviĝas ĉe ni: “Ĉiu kuiristino devas povi regi la ŝtaton.“

V. Kurmanaev (9742), Leningrad.

MI VOLAS SCII . . .

De multaj jaroj mi konas ulon, kies patro estas angla, la patrino hispana, li naskiĝis sur germana ŝipo en itala haveno, iĝis portugala civitano, batalis en maroka zono, ricevis francan kulturon, katolikan religion, konvertiĝis al ateismo; parolas naciajn k tutmondan lingvojn, renegatis patriotismon, konfesas bolŝevismon k loĝadas ĉie.

Ĉu tiu ulo estas k u n, s e n aŭ i n t e r la nacioj? Soares.

POR NIA DISTRO

— Perfekta italo devas esti faŝisto, inteligenta k honesta.

— Bedaŭrinde perfekto ne ekzistas en la mondo: se italo estas faŝisto k inteligenta, li ne estas honesta; se li estas honesta k faŝisto, li ne estas inteligenta; se li estas inteligenta k honesta, li ne estas faŝisto.

*

Iun tagon Musolini sin banis k preskaŭ dronis; juna kamparano kuraĝe sin ĵetis en la akvon k savis la prezidanton.

— Petu al mi kion ci deziras k tion ci ricevos, diris Musolini. Ĉu ci deziras unu milionon? Ĉu ci deziras esti ministro? Ĉu ci deziras esti estro de la milico?

— Ĉu vi estas tiom potenca? demandis la juna kamparano.

— Mi estas Musolini.

— Nu, nur unu favoron mi petas: diru al neniu, ke mi savis al vi la vivon.

— pàgina 11 —

TRA ESPERANTIO

NECESA SENMASKIGO

K-do Besler lastatempe kriaĉis, ke “SAT-Direkcio senmaskiĝas“. Li ankaŭ aldiris: “mi ofte tro naive interrilatis“ kun Lanti. Tiaj diroj en la buŝo de Besler decidigis min senmaskigi miavice lian agadon k tiun de aliuj, kiuj vere iom tro senhonte provas trompi la SAT-anaron. Tro longtempe mi naivege kredis, ke la nuna, sin mem elektinta estraro de la Esp. Komfrakcio celas la bonon de l’ komunismo! Fakte tiu estraro celas nur komplezi sian personan ambicion. Hodiaŭ miaj okuloj tute malfermiĝas k mi volas iom rakonti pri la kunsidoj de l’ Komfrakcio, kiujn mi partoprenis en Lajpcig dum la IX-a SAT-Kongreso.

Unue mi klarigu, ke al niaj kunvenoj ne ĉiuj komunistoj estis invitataj; neniam pli ol 10 ĉeestis ilin. Sed mi parolu pri Besler: li tre koleris, kiam Lanti ĉe la Kongreso eldiris sian suspekteton pri la “Paĝo“ en “S-ulo“, metota tute senkontrole je la dispono de Besler. Tamen se Lanti tiam scius la veron pri tio, li parolus certe pli akre. Lia suspekto ja estis tute ĝusta. En la frakci-kunsido Drezen-Besler ekĝojegis ĉe la konstato, ke Lanti apenaŭ kontraŭstaris al tiu propono. Ili flatis al si, ke ilia ruzo sukcesis. Tiu paĝo ja devis esti la unua paŝo al la tuta konkero je “S-ulo“ en “niajn manojn“ (t. e. en la manojn de la Komfrakcia estraro). Kaj oni devas admiri la aplombon k mensogkapablon de Besler, kiam li ŝajnigis indignon pro suspekteto de Lanti pri la intrigo.

En alia kunsido, kiu tuj okazis, kiam en la kongresejo iuj petis, ke oni citu la nomojn de la kandidatoj por aliaj direkcio k redaktoro, mi eksciis, ke Besler devis fariĝi redaktoro de “S-ulo“, k . . . eble gvidanto de SAT. Sed por sukcesi estis necese silenti, ĉar Besler ne estas ŝatata de multaj SAT-anoj.

Memoru, Besler, kiom vi estis unu el tiuj, kiuj multe fidis al Lanti! . . . Memoru, kian komedion ni ludis dum tiu kunsido, k kiajn firimedojn ni cerbumadis por erarigi la plimulton. Sed, ho ve! tempo mankis por fini aranĝi la ruzaĵon, por decidi, ĉu ne estus trafe proponi ankaŭ K-don Wendt, kiu estas social-demokrato, por maski la puran komunistecon de la entrepreno: ĉu ne necesus, ke Besler formale eksiĝu el la partio ktp. ks., por ke la SAT-anaro ne povu diri, ke la gvidado de SAT trafis tute en komunistajn manojn. Mi hontas, ke tiam mi ne kontraŭis al tia intrigaĉo. Sed la penso, ke mi “laboras por la komunismo“, tiam silentigis min.

Sed hodiaŭ, naŭzate de la mensogemo k malĝojalo de Besler, mi volas atesti antaŭ la tuta SAT-anaro, ke Lanti tute pravis “flarante“ intrigon en la propono pri meto de “paĝo“ je senkontrola dispono de Besler.

Cetere la tuta plano estis jena: per akceptigo de propono, kiu senrajtigis K-dojn Lerĥner k Bartelmes je voĉdonrajto en la Plenum-Komitato “ni“ (la komfrakcianoj) povus eĉ havi la plimulton en tiu gvidorgano. Se la plano fiaskis, estis pro tio, ke K-do Stej pli poste eniris la Plenum-Komitaton kiel redaktoro de “S. P. R.“ Sed la SAT-anaro devas scii, ke “ni“ celis per ĉiaj rimedoj forpreni la gvidadon de SAT el la manoj de Lanti. Ĉe la komenco de l’ kongreso Drezen ne havis plej etan dubon, ke “ni“ sukcesos forpeli Lanti-n. Neniam mi vidis homon pli konsternitan ol tiu Drezen, kiam li konstatis, ke la rebatoj de Lanti malebligis la planon. “Kion fari, K-doj? Konsilu min!“ lamentaĉis la cara eksoficiro.

Mi povus plenigi kelkajn paĝojn de la gazeto per rakonto pri ĉiuj intrigaĉoj, kiujn “ni“ faris dum la Lajpciga Kongreso. Tiam verdire mi sentis naŭzon k tion mi diris al iu juna K-do, kiu respondis: “Por esti bona komunisto, oni ne devas atenti honeston.“

Neniam mi kredos, ke per mensogoj k intrigoj kontraŭ honestajn K-dojn oni povas servi al la vera komunismo. Mi ja ĉiam opiniis, ke la komunistoj devas provi atingi gvidadon en sindikatoj k. a. lab. organizoj — sed per pli da fervoro, da kapablo, da honesto ol aliaj anoj k ne per intrigoj k malhonestaj rimedoj, kiujn aplikas Drezen k liaj subuloj.

Mi diras tion, ne por defendi Lanti-n, kiu povas bone sin defendi mem, sed tial ke mi sentas bezonon liberigi mian konsciencon.

Ankoraŭ vorton: Sendube Lanti ludas en la Direkcio la ĉefan rolon, tial ke li estas tiu, kiu plej multe laboradas por nia afero. Sed neniam li faras ion kaŝe de ni. Mi povas ankaŭ diri, ke li faras nenion por altiri simpation al si: tute male! Neniam li laŭdas k ĉiam riproĉas, ke ni ne faris ĉi tion aŭ tion. Verdire ofte oni pli emus kontraŭstari al li ol aprobi. Sed ni scias, ke li ne estas malpli severa por si mem k pro tio pardonas al li lian riproĉemon k kritikemon. Kiuj celas nuntempe detrui SAT-on, tiuj provas per plej abomenaj rimedoj subfosi la aŭtoritaton de Lanti. Kaj la riproĉo de Demidjuk pri “personaj atakoj“ fare de Lanti estas vera plejo el hipokrito, tial ke li scias pli bone ol iu ajn, ke ĝuste la tuta batalo de l’ Komfrakcio estas direktata kontraŭ la persono de Lanti mem. Tial mi sentis la bezonon averti la honestajn SAT-anojn, ke ili ĉefe ne fidu al tiuj, kiuj deklaras nun, ke ili “tro longe fidis al Lanti“ . . .

L. Glodo (50), kompartiano.

EL POLIO

Kiel aspektas la “neŭtralismo“ en neŭtralaj esp-istaj rondoj, montru ankoraŭ jena fakto: Laste, pro insista petado de SAT-ano 14 220, estrarano en la Bedzina esp. societo, estis aranĝataj ĉiusemajnaj konversacioj, kun celo veki la dormetantan societon. Fakte de tiu tempo ĉeestis 55 personoj k okazis vigla diskutado. Kompreneble nia K-do kiel SAT-ano elektis paroli pri SAT-literaturo k unue pri la fundamenta verketo “For la Neŭtralismon!“ Pro tio nia K-do devis elteni akrajn atakojn k riproĉon, ke li celas enkonduki politikajn k partiajn aferojn en la societo. La atakito elmontris, ke ĝuste SAT-anoj plivigligas la movadon k ke la verketo estas nur laboristtendenca, sed ne partipropaganda. Li konkludis, ke ĉiu konversaci-gvidanto en “sendependa“ societo havu plenan liberon koncerne la temojn. La neŭtraluloj kontraŭis per tuta sia forto k oni decidis interrompi la jam komencitajn konversaciojn. Oni eĉ malpermesis al SAT-rondo fari kunvenojn en la ejo de l’ societo, kvankam neniu kontraŭstaras, ke UEA-anoj agu same. Ni tamen ne lasas malkuraĝigi nin per tiuj fiagoj k respondas per pli intensa varbado.

La loka UEA-delegito, M. Rozen, fanatika kontraŭulo de SAT, uzas ĉiajn firimedojn por malhelpi al SAT-anoj en ilia agado. Li batalas per argumentoj, ke “SAT estas maskita filio de la III-a Internacio“ k “SAT-anoj disrompas k mortigas la esp. movadon“, ke “SAT havas nigran paĝon en la historio de l’ esp. movado“ k. a. Laste ni eksciis, ke tiu sama M. Rozen regule sendas artikolojn al ‘S-ulo“! Aperis sub pseŭdonimo “La okazintaĵoj en Egiptio“ k en “La Lern.“ “Homo, kiu serĉas la juston“. La Bedzina SAT-rondo ne volas artikolojn, eĉ plej bonajn, de venenitaj fontoj. For duvizaĝuloj k karieristoj el nia movado! (16 743)

Ni estu konsekvencaj k aktivaj!

Sendube en Eŭropo ne ekzistas societo tiel kosmopolita kiel nia (A. E. A.). Ni tre ĝojas k ĝuas, kiam nin vizitas esp-istoj alvenantaj el Eŭropo aŭ alilandaj, kiel ofte okazas. Bedaŭrinde malmultaj inter la anoj estas membroj de SAT, tamen ni frate konversacias k en ia okazo reciproke helpas nin. Iafoje nia malvasta societa ĉambro tute pleniĝas, ni ŝercas, babiladas, rakontas ion el la laborista vivo, dufoje monate ni buŝe tradukas

[REKLAMO p.11] Se vi volas legi bonan proletendencan literaturon en esperanto, abonu al LA NOVA EPOKO monata organo de SAT! Unuopa kajero 0,35 mk. g.

— pàgina 12 —

esp. versaĵojn aŭ malsimplajn frazojn, skribitajn sur nigra tabulo. Se iu havas dubon pri ia ajn frazo, ĉiuj klarigas laŭ sia povo. Tiel ekz. eksterlandanoj, ne sciantaj la kastilan lingvon, povas eklerni ĝin per esp-o; tio ŝajnas al mi grava afero. Sed multaj jus-alvenintoj nur vizitas nin post sia alveno k poste ŝajnas timi kontakton kun ni, ne pensante, ke kvankam la situacio en Argentino estas kriza iafoje, rilate al laborserĉo, ni havigos al ili laboron; do rekompence ili povas viziti nin unufoje semajne. Esp-istoj alvenantaj ĉi tien estu konsekvencaj k aktivaj, ni atendas vin kun etenditaj brakoj! Sur la muro de nia kunvenejo estas pendigitaj kelkaj afiŝoj, inter ili unu diras: “Esp-istoj, helpu Sennaciulo-n.“

11 005, Buenos Aires.

ĈU KREDEBLE?

Kiel liberpensul-peranto por Francio, verŝajne, mi ricevis cirkuleron de L. Korinna (SAT-ano 11 893) el Anglio kun titolo “Ateista Informservo Esperanto“ (Anglio). Dirinte, ke lia Informservo estas la sola tiaspeca organizo en Anglio, li, Korinna (sekvas referenco pri propraj kvalitoj) alvokas al kunlaboro: la jara abonprezo por tiu Servo estas 984 (naŭcent okdek kvar) frankoj francaj!! (Jarabono al “S-ulo“ + membreco kostas 45 fk.) Ĉu estas eble, ke iu SAT-ano povas pagi tiun sumon? Kial SAT-ano Korinna ne montris sian ateisman fervoron per ĉeesto al la 10-a SAT-Kongreso, kie apenaŭ povis okazi liberpensula fakkunsido pro manko de agantoj? Laŭ mi supra Informservo estas nur komercistaĵo, kiun ni prol. liberpensuloj devas akre malaprobi.

COLL (7998).

Respondo de Stalingradaj esperantistoj al ĉiuj siaj korespondantoj

Karegaj alilandaj K-doj! Post nia anonco en “S-ulo“ n-o 318 ni ricevis pli ol 300 (tricent) leterojn kun aŭtobiografioj k laborpeto, kun varmaj deziroj veturi al ni, vivi kun ni helpante en konstruado de socialismo. Ni ne povas respondi tuj al ĉiuj k tial faras jenan komunan respondon: Ni, Stalingradaj geesp-istoj, certigas vin, ke ni penos fari ĉion por efektivigi viajn dezirojn. Ni disdonos tradukojn de viaj leteroj al ĉiuj lokaj fabrikoj, klopodos ankaŭ ĉe centra fabrik-soveta registaro. Ni ne ĉesigos la klopodojn ĝis plena kontentigo de ĉiuj deziroj. Ĉefa malfacilo estas loĝeja demando, ĉar la loka loĝantaro triobliĝis dum lasta tempo. Tial ni devas klopodi pri konstruado de novaj domoj por niaj alilandaj kunlaborontoj. Ekzistas ankaŭ iuj aliaj malfaciloj, sed petante vin paciencigi ni daŭrigos niajn klopodojn ĝis sufiĉe bona rezulto. Kun K-deca saluto: Stalingradaj geesp-istoj k Malsupra-Volga landparta Komitato de SEU (Ĉencov, Sajapin).

TRA LA MOVADO

KRONIKO

GERMANIO (Bavario). Lab. esp. grupo Schweinfurt havas 24 anojn, 3 kursojn kun 36 kursanoj. “S-ulo“n legas 6 K-doj; plej multaj kursanoj estas sportuloj. Tendencoj prezentitaj en la grupo: socialdemokratoj, anarkistoj, sindikatistoj, liber-mastrumanoj k senpartiuloj. La grupo ne plu apartenas al GLEA. Grupo en Schonungen ap. Schweinf. (10 anoj, 7 kursanoj). eksiĝis el GLEA. (8384.)

10 gelaboristoj

deziras koresp. kĉl. gesamideanoj pri ĉ. temoj, por perfektigi sin en esp-o. Interŝ. PI, il. gaz., esp-aĵojn. Korespondproponojn sendu al: K-do Curt Deutscher, Oybin, Nr. 1-d, b. Zittau (Germanio). Nepra respondo estas garantiata.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Preparantoj de milito. Eldonis CK SEU, Moskvo, Spiridonovka 15. 1930. Form. 15×22 cm. Prezo: 0.60 mk. g. 72 paĝoj.

Tre rapide, proksimume samtempe kun nacilingvaj tradukoj, eldoniĝis tiu ĉi aktuala broŝuro, kiu entenas la akuzan konkludon en la proceso de l’ t. n. “Industria Partio“, kaŝa organizo provinta saboti (intence fuŝi) la disvolviĝon de l’ sovetia ekonomio per sistema malutilado, difektado k paralizado al la diversaj industri-branĉoj. La aparte grava signifo de l’ Moskva proceso kuŝas en tio, ke ĝi celis elmontri la interligiĝon de l’ Industria Partio kun la internacia kapitalo k publike antaŭ la tutmonda laboristaro brulstampi la kontraŭsovetian agadon de l’ imperiistaj potencoj (precipe de l’ francaj imperiistoj Puankare k Brian). Ĝi estis kredeble por la kap. militprovokistoj. Kredeble por tio, ke ĝi konsideris la 8 akuzitojn de l’ Ind. Partio nur kiel ŝakfigurojn de l’ kap. registaroj, la soveta potenco milde traktis ilin, ŝanĝante la mortkondamnon en kelkjaran malliberigon, kio mirigis multajn K-dojn.

En la broŝuro troas preseraroj; apud la regula vorto interveno ni troviĝas plej ofte uzon de “intervenco“; “maso“ estas uzita en la senco de “amaso“; “uzino“ anst. “fabriko“. Ĝenerale la traduko tamen estas bona.

N. B.

Sonoj novaj k malnovaj. Originalaj versoj de Herbert Hesse. Eld. la aŭtoro. Ĉefa deponejo: Heroldo de Esperanto, Köln. 24 pĝ. Form. 11×19. Prezo: 0.50 mk. g.

Belaj versoj, ĉar individuaj travivaĵoj k sentoj fariĝas elirpunkto por profeti novajn tempojn, por malbeni la kapitalismon, la naciismon, iri kun ruĝarmeaj soldatoj sub flag’ internacia . . . Strange, ke la aŭtoro ignoris la SAT-eldonkooperativon por presigi sian verketon! Cetere la unua el la versaĵoj aperis en “La Nova Epoko“ (okt. 1929), nur kun ŝanĝeto en la lasta linio, kiu tekstis en “LNE“: “Ruĝstelo lumu, fratoj retrovitaj!“, sed en ĉi tiu libreto: “La amo lumu, fratoj retrovitaj!“ Laŭ lingva vidpunkto la verketo estas senriproĉa.

Plzen. Riĉe ilustrita 50-paĝa gvidlibro pri tiu ĉeĥoslovakia urbo kun klarigoj en pluraj lingvoj, ankaŭ en esperanto. Nur unu sola tekstlinio atestas pri la ekzisto de lab. movado en tiu industria centro.

J. Ninov. Ateistoj k internacia kunligo per esperanto. Eld. CK SEU, Moskvo. 1930. 48 pĝ. Form. 10×15. Prezo: 15 kop. Ruslingva propagandilo ĉe ateistoj (kun cito i. a. de artikoloj aperintaj en “Liberpens. Paĝo“ de “S-ulo“).

NIA POŜTO

15 396. — La vorto uzino ne troviĝas en la P. V., tial ke ekzistas la vorto fabriko, kiu estas samsignifa. En la angla lingvo ne ekzistas la vorto uzino k tamen en Britio stariĝis la unuaj “factories“. Bonvolu ne forgesi, ke ekzistas ankaŭ en esp-o la vorto manufakturo.

15 430. — Vi ŝuldas por dufoja punafranko je viaj let. 0.60 mk. g. al la Admin. Sendu baldaŭ la lastan parton. Red.

1503. — Via anonco kostas 2.40 mk. g.

Sovetio. — Multaj plendis pro nericevo de “S-ulo“ ekde 314. Flanke de la Adm. ni regule sendas la gaz. Adm.

KORESPONDADO

GERMANIO

— 11 K-doj koresp. pri ĉ. temo, L, PI. Skribu baldaŭ. Adr.: K-do Claus Vonden, Heibachstr. 40-e, Eschweiler b. Aachen.

— 10 Gek-doj koresp. kun laboristoj, L, PI, ktp. Resp. garantiata. Adr.: K-do Petro Winterich, Cocerilstr. 49, Stolberg b. Aachen.

— 30 gesportuloj koresp. kĉl, L, PK, PI, PM. Skribu al: K-do Paul Köster, Karlstr. 34, Rostock.

— Kursanoj interŝ. L, PI, kĉl. Adr.: K-do Alex Günther, Dorfplatz 35, Dölzschen b. Dresden.

Gek-doj Leute, Dalbergstr. 6, Mannheim, kĉl, pri ĉ. temoj.

K-do Linus Uhlig, Borstendorf i. Erzgeb. Nr. 59, PI, PM, kĉl. Resp. garantiata.

K-do Alfred Kurth (komencanto), Colditzer Str. 35, Leisnig/Sa., kĉl, PK, PI, bfl. — Respondo garantiata.

K-do Willi Neumann, Bautzener Str. 9, Weisswasser, O/L., kĉl, L, PK, PI, PM. Certe resp.

SOVETIO

— Gelernantoj de 7-jara laborlernejo invitas al longdaŭra koresp. k interŝ. esp-aĵojn. Sendu L, PK k gazetojn, rekompencos tuj k akurate. Adr.: Trostjanec, Sumsk. Okr., 7-ja ŝkola im. Ŝevĉenko, rondeto “Esperanto“.

SVEDIO

Letervespero! — Dum sia kunveno, la 8. febr., Esperantoklubo aranĝos letervesperon. Ĉiu esp-isto sendu nepre skribaĵon! Unufoja resp. estas certa. Adr.: Henning Olofsson, Box 404, Klippan.

Ĉiu ricevos rekompencon

kiu sendos al ni materialon por nia ekspozicio “Esperanto k Radio“. Sendu radiogaz. fotojn, salutkartojn ktp. — Mi ankaŭ dez. koresp. kĉl, pri muziko, arto, lab. vivo. Adr.: Richard Rabenalt, Fr.-Ebert-Ring, Reihe 2, n-o 6, Rathenow (Germ.).

ENHAVO

paĝo

Fabrikado de mortigiloj en Ĉeĥoslovakio . . . . . . . . . 121—122 Batalo inter angloj k usonanoj . . . . . 122 Preĝejo malaperas . . . . . . . . . . 122 Memore al Karlo Libkneĥt — Roza Luksemburg . . . . . . . . . 123 El la teoriaj laboroj de R. Luksemburg 123 El la historio de l’ Junsocialista partio (anarkista) en Svedio . . . . . . 123—125 Vojaĝimpresoj de K-do Perer . . 124—125 La klasbatalo tra la mondo . . . . . 125 Kial senlaboreco? . . . . . . . . 125—126 Unu inter multaj . . . . . . . . . 126 Mi volas scii . . . . . . . . . . 126 Por nia distro . . . . . . . . . . 126 Tra Esperantio . . . . . . . . . 127—128

Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)

← Tram anterior · Tram següent →

Llegir en: