Sennaciulo, núm. 186-206 (abril-setembre de 1928)

Els números 186 a 206 de Sennaciulo, el periòdic de SAT, transcrits sencers (20 números). Què és la revista, d’on ve el text i com s’ha fet: en la pàgina de la col·lecció.

Transcripció automàtica, no oficial: per a citar-ne res, compareu-ho amb l’escaneig de cada número. Si algú que en tinga els drets vol que la retirem, digueu-nos-ho i la retirem.

← Tram anterior · Tram següent →

Núm. 186, 26 d’abril de 1928

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

4-a Jaro. N-o 186 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 26. Aprilo 1928

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO — SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerchner

UNUA DE MAJO

Turniĝadas la terglobo, knarante, ĝemegante, ĉirkaŭligite per katenoj. Ĝia vojo plenumiĝas laŭ severaj leĝoj en la kadro de l’ universo. Kaj dum tiu planeca vojirado sur ĝi naskiĝadas kaj formortadas la estaĵoj, sennombraj, el kiuj neniu egala al la alia. La homoj inter si batalantaj, penadantaj plibonigi sian staton, marŝcelantaj al lumo, tamen ofte refalantaj en mallumon kaj tenataj de samvizaĝuloj en mizerego.

La perlukta paŝado de homaro socie premata direkte al pli bona stato, al pli tolereblaj kondiĉoj de vivo estas pozitiva movo, movo antaŭen. Ĝin partopreni estas kvazaŭ devigata ĉiu hom-estaĵo. Aŭ sur unu flanko — por la liberiĝo de l’ premataj amasoj, aŭ sur la alia, reage — kontraŭ iliaj egaligaj rajtoj kaj pretendoj. Neniu povas stari per unu piedo ĉe la ekspluatatoj kaj per la alia ĉe la ekspluatantoj. Ĉar la historio de l’ homaro montras, ke la klasbatalo ne estas ideo, sed realaĵo.

La 1-a de majo estas tiu tago, en kiu la laboristaj amasoj liberiĝemaj elmontras al la publiko, ĝis kia grado la klasbatala procedo ekkaptis kaj penetris ilin, ĝis kia grado ili maturiĝis por sia tasko, forpuŝi la burĝaron kaj renversi la kapitalistan sociordon, anstataŭi ĝin per propraj fortoj. La 1-a de majo estas tago de kunvoko, tago de memkontrolo, en kiu ni konstatas, kiom estas atingita kaj kiu vojlinio kuŝas ankoraŭ antaŭ ni. Ĝi ankaŭ estas varbilo kaj minaco. Ni evitu fari

[BILDO p.1 | 35,42,65,76] Linogravuraĵo: grupo de laboristoj kun levitaj pugnoj kaj flago marŝas antaŭen; supre suno kaj fulmaj radioj.

promenadon aŭ amuzfeston el tiu simbola tago de klasbatalo.

Ni SAT-anoj ĝojas en la konsidero, ke la 1-a de majo — ni ne troigas — estas la sola tago festata de ĉiutendencaj proletklasanoj sen partia diferenco mondskale. Tago, kiu havas signifon de tutmonda manifestacio de laborista solidareco. Limoj estas forgesataj de tiuj, kiuj alte portas la ruĝan standardon en ĉiuj landoj kaj kontinentoj. Neniam la batalo por finvenko povas esti nacie limigata, nenia nacia elakiro povus liberigi la tutan proletan klason tutmonde interligitan. Neniam ni forgesu dum tiu tago la multajn en blankaj landoj, kiuj ne povas laŭtigi sian ĝojon pri la komuna tago de solidareco, sed kiuj tamen sentas sin unuecaj kun la tuta batalantaro en tiu tago, kiu pli forte batigas la korojn.

Nur la tutmondeco de la 1-a de majo difinas ĝian valoron. Multaj memortagoj de l’ Proletaro estas pli malpli atentataj nur en unuopaj landoj, estas stampitaj sekve per trajtoj, kiuj ne permesas translimiĝon. La 1-a de majo havas nenian apartigan trajton. Same kiel la kanto de l’ Internacio ĝi estas tutmonda kaj sen nacieca distingo, same ĝi vekas sentojn en la homo, kiuj troviĝas ekster la nacieca sfero.

En la 1-a de majo ni trovas la amasojn en tiu spiritostato, en kiu ili estas pretaj malestimi la landlimojn kaj unuiĝi kun la proletaroj ie ajn en la mondo. Ni vidu ankaŭ en tiu tago nian taskon, prezenti al niaj K-doj la ilon, kiu konkrete kontentigus iliajn nefiksajn dezirojn. Ni pretigu ilin aliĝi niajn vicojn por la utilo de la laborista klaso.

N. B.

Amase aliĝu al la 8-a Kongreso de «Sennacieca Asocio Tutmonda» Göteborg (Svedio) — 14.-19. Aŭgusto 1928

— pàgina 2 —

236 — SENNACIULO

PROKLAMO OKAZE DE LA UNUA DE MAJO

Tiu ĉi proklamo estis legata kaj disdonata la 1-an de majo 1927 al la ministoj de l’ provinco Hainaut (Heno’) en Belgio.

Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu! Karl Marks. — Amu vin reciproke. Jesuo.

Tiun tagon tiuj, kiuj la popolo estis elektinta por ĝin defendi per la parolo, tiel parolis al ĝi: — En ĉi tiu festa kaj printempa tago la ĉiama renoviĝo de la Naturo aspektas pli brilega: kiel ĝi, pleniĝu per esperoj kaj preparu cin por la nova vivado.

Ho, popolo! ekkonsciu pri ciaj rajtoj kaj ekkonsciu pri ciaj devoj. Estu frata kaj bona; kun la ĝojoj kaj la doloroj de aliu deklaru cin solidara. Ne serĉu cian feliĉon aliloke, ol en ĉies feliĉo. Ĉie respektu la malfortecon kaj la suferon, ĉe la virino, ĉe la infano, eĉ ĉe la besto, kaj, ke ĉies forto protektu la mizeregon de la malaltranguloj!

Ĉiutage ci devas esti socialisto: la nova kredo estos pli vastigata per ĉiutagaj agoj ol per paroladoj. Estu zorgoplena pri cia indeco: Timegu la trinkaĵojn, kiuj ebriigas kaj la pasiojn, kiuj malnobligas. Malŝatu la malviglan rezignon de la senfortigitoj kaj de la malkuraĝuloj. La fruktoporta spirito de Ribelo estu en ci, kaj la forta malamo kontraŭ la malbonagoj (sed ne kontraŭ la homoj, kiuj konservas ilin) ardigu cian fieran kuraĝon.

Gloro al la laborantoj: la Laboro honorigas kaj revigligas. Ĝi estas saniga, sed la troa laborado estas malutila: ĝi brutigas kaj malvigligas. Ni volas la daŭrigon de la Okhora Labortago, por ke, post ok horoj da ripozo, ok horojn ankoraŭ ĉiutage ci povu vivi kun ciaj familianoj, distri kaj klerigi cin . . . Klerigu cin: la kursoj kaj la lernejoj, la ĵurnaloj kaj la libroj estas liberigiloj. Trinku ĉe la fontoj de la Scienco kaj de la Arto: ci fariĝos tiam sufiĉe potenca por realigi la Justecon; esploru la opiniojn kaj la religiojn: ci trovos ilin multaj kaj kontraŭaj, kaj ci estos tolerema por ĉia sincera konvinko.

Ni volas pli bonan vivon, ni volas monhelpon en okazo de senlaboreco kaj sufiĉajn maljunecajn pensiojn por nin antaŭgardi kontraŭ la venontaj malbonaj tagoj kaj al ni certigi maljunecon pli feliĉan.

Ciaj fratoj estas ne nur la homoj el cia lando, sed tiuj el la tuta mondo.

UNUA DE MAJO

Leviĝas standardoj, eksaltas la koro, Hodiaŭ ja festas popol’ de l’ Laboro, Hodiaŭ ripozas kreantaj la manoj, Tra stratoj moviĝas la ruĝ-ideanoj.

Kuraĝe-decidaj vizaĝaj esprimoj De viroj harditaj, virinoj sentimaj, Infanoj jam plenaj de dolĉa espero . . Ni venkos, ni venkos, sur tuta la tero!

N. B.

Venos tago, kiam malaperos la landlimoj; baldaŭ, se ni tion volas, ne plu estos militoj kaj armeoj. Ĉiufoje, kiam ci praktikos la socialistajn virtojn de Solidareco kaj Amo, ci pliproksimigos tian baldaŭan estonton; kaj, en la paco kaj ĝojo, aperos la mondo, en kiu la socia devo de ĉiuj pli bone estos komprenata por la tuta disvolviĝo de ĉiuj homoj, kaj triumfos la Socialismo. —

Kaj, kiam ili estis parolintaj tiel, ili disdonis milojn da similaj folioj por ke la memoro pri iliaj paroloj ne perdiĝu.

Esperantigis (1784).

LA HODIAŬA USONO

Ni publikigas ĉi sube resumon el artikolo aperinta en La Granda Revuo (Paris, feb. 1928). Tiu artikolo estas mem resumo el libro de s-ro André Siegfried: «Les Etats-Unis d’ aujourd’ hui» (La hodiaŭa Usono), kiu faris tie longan enketon.

La problemo pri Eŭropo-Ameriko estas tiom grava, interesa kaj aktuala, ke ni ne devas ĝin prisilenti en «S-ulo». Kompreneble ni preferus publikigi raporton de niaj usonaj K-doj. Bedaŭrinde ili estas treege silentemaj pri siaj viv- kaj laborkondiĉoj. Eble la ĉi suba artikolo instigos ilin fari kritikojn kaj rimarkojn, kiujn ni bonakceptos, se ili estas objektivaj kaj interesaj. Red.

La rasa kaj religia krizo de l’ usona popolo devas unuavice reteni nian atenton: ĉu ĝi restos anglo-saksa kaj protestanta? Oni scias sufiĉe pri la progresanta invado de mediteraneaj kaj orientanaj elementoj, kiuj, per sia multeco mem, ĉesas de nun solviĝi en la amerika «fandujo». Sed kion oni malpli konjektas, estas la kontraŭ-partio, la instinkta reakcio de l’ janke- (t. e. usona) popolo kontraŭ tiuj ĉi fremdaj influoj, kiuj riskas aliecigi ĝian sangon kaj ĝian spiritostaton. La centro de tiu ĉi kontraŭstaro estas la atlantika sudokcidento, kie la malnova anglo-saksa elemento restis relative pura. Tiu direktas la kontraŭstaron, kaj ĝi formas ĝin en spirito de malvasta kaj sekteca naciismo. Militon al ĉio ne specife amerikana, tieldire protestanta, puritana kaj biblia!

Tiel klariĝas tre simple iuj aranĝoj kiuj ne estas komprenataj, se oni konsideras ilin kun la pensmaniero de l’ malnova Eŭropo. La leĝo de l’ ŝtato Tenese, kiu malpermesas la instruon de l’ evoluada doktrino, estas unu el ili, pro kiu oni en Eŭropo okazigis pasiajn diskutojn, ĉar oni ne sciis enpenetri la malvaste amerikanan senton. Tenese, oni ne forgesu, estas unu el tiuj ŝtatoj, da kiuj ekzistas nombro da ekzemploj en la Sudo, «rigidiĝinta en sia izoleco»; medio esence malnovamerikana de puritanaj farmistoj, timantaj dion kaj nutritaj per la biblio. Kontraŭ fremdaj influoj, katolikaj kaj hebreaj, venintaj de Eŭropo pere de la grandaj urboj de l’ (usona) Oriento, tiu ĉi medio reagis instinkte.

La evoluada doktrino aperis al ĝi danĝera por la biblia kredo kaj la morala atmosfero de l’ usona popolo, kaj ĝi forpuŝis ĝin, ne demandante, ĉu tiu gesto de netoleremo estis aŭ ne konforma al la moderna spirito.

Kun la sama metodo kaj senigante de ĝi la spiritostaton de l’ malnova Eŭropo oni devas aliri la studon de l’ seka reĝimo, t. e. de l’ alkohola malpermeso sub ĉiuj ĝiaj formoj. Ne estas simpla demando de l’ higieno. Temas, nome de la amerikana moralo kaj de precipe religia etiko devigi al komuna regulo la grupojn de origino kaj de spiritostato fremdajn, ĉe kiuj la uzo de vino aŭ de biero estas kvazaŭ naciaj kutimoj kaj speco de spito al la puritana severeco. Rimarkinde estas, ke de la puritana kaj anglo-saksa sudokcidento eliris la militiro por la seka reĝimo.

La evoluciisma malpermeso kaj la seka reĝimo estas du aranĝoj de defendo de l’ malnov-amerikana spirito kontraŭ la infekto per fremdaj ideoj.

Sed ankaŭ estas la danĝero de l’ degenerado de l’ amerikana sango per ĝia miksiĝo kun tiu de nedezirataj laŭ origino kaj koloro, kiun oni nepre volas bari. La sekreĝimo kaj la limigoj en la penslibereco havas sian ekvivalenton en rasa konsidero. La eŭgeniko¹) celas fari el la usonano homan tipon fizike sanan, ŝirmatan per leĝaj malpermesoj kontraŭ ĉiuj eblecoj de degenero kun la nigruloj kaj alikoloruloj, protektatan kontraŭ ĉiu bastardiĝo de sia norda sango per la limigo de l’ mediteranea, juda kaj slava enmigrado. Tiucele estis voĉdonataj la leĝoj de 1917, 21 kaj 24, riske elvoki gravan krizon de l’ manlaboro: konsiderinda okazo, kiu markas decidan orientiĝon en la historio de la usona popolo.

La Ku-Kluks-Klano estas la ekstera manifestacio — kaj ne la malplej kurioza — de tiu ĉi spiritostato. La Ku-Kluks-Klano al ni estas precipe konata per sia ekstera flanko, siaj dramecaj kaj misteraj kutimoj. La eŭropa fantazio ŝatas reprezenti al si tiujn ĉi blankkapuĉulajn paradojn, kiuj memorigas la procesiojn de pentofarantoj mezepokaj, tiujn ĉi noktajn ceremoniojn, kie mesfaras en torĉa lumo

¹) Naska reguligo por plibonigo de raso.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 237

«la granda Ciklopo», la «granda Monaho», por ne forgesi la «grandan Sorĉiston», superan ĉefon de l’ «Nevidebla Imperio».

Sed estas dube, ĉu la eŭropa opinio enpenetras la internan sencon kaŝitan malantaŭ tiu ĉi grandioze impresa fasado.

La eŭgeniko estas samtempe doktrino kaj celo. La Klano estas la praktika ilo por atingi tiun ĉi celon, per minacado kaj perforto. Ĝia metodo estas ĉie la sama: rekta kaj eksterleĝa ago, la minaca elmontro, la individua punkorekto, la mortigo laŭbezone. Kaj se tiuj ĉi celoj aperas diversaj, ili estas egale naciistaj, ĉar la Klano estas trudokupita de la ideo de l’ «degenerado» kaj de l’ ebla dekliniĝo de la amerikana spiritostato. Li luktas kontraŭ la degenerado en la Sudo per la defendo de l’ blanka socio kontraŭ la nigruloj, en Oriento per la atakado al ĉiuj fremdlandanoj de slavo-latina alfluo. La usonan civilizacion li protektas en la Okcidento per la plifirmigo de l’ anglosaksa protestantismo kontraŭ Romo.

Ĉie la Klano estas kontraŭfremdula, kontraŭjuda, precipe kontraŭkatolika kaj profunde amerikana. — Jen la diversaj aspektoj, laŭ s-ro Siegfried, de la rasa kaj religia krizo de l’ usona popolo. Ni trovas moralan atmosferon faritan per devigo, kie la homo troviĝas katenita per mil ligiloj, leĝaj aŭ sur rando de la leĝo.

(Daŭrigota.)

Pri la noktaj sanigejoj en Sovetio

La noktaj sanigejoj ekzistas precipe por la tuberkuloza gelaboristaro. Tiuj sanigejoj estas partoj de tuberkulozaj kuracejoj, kien oni direktas laboriston, kiu ne lasas sian laboron en fabriko. La gelaboristoj, troviĝantaj en sanigejo, finas sian laboron pli frue je du horoj, kaj tiuj ĉi du horoj estas pagataj de asekurkasoj. Alveninte post laboro en noktsanigejo, ili sin banas kaj ricevas puran vestaĵon kaj iras en bonan, helan manĝoĉambron por manĝi sanigan, nutran, bongustan tagmanĝon. Poste ili nepre devas ripozi en litoj, kaj post ripozo ili povos trinki teon, legi gazetojn, librojn aŭ ludi ŝakon, aŭskulti radion ktp.

Vespere ili denove ricevas bonan manĝaĵon, kaj matene, post matenmanĝo, ili iras denove en laborejon.

Dum la restado en noktsanigejo la gelaboristoj plenumas difinitan regulon, akiras sanajn, higienajn kutimojn kaj ilin transportas hejmen post forlaso de l’ sanigejo.

La kuracisto de sanigejo donas konsilon, kiel hejme gardi la sanon. Por tiuj celoj en kluboj de noktsanigejo oni aranĝas paroladojn pri sanitara kaj higienaj temoj, kaj eĉ oni aranĝas specialajn teatraĵojn. Dank’ al tio la noktsanigejojn oni povas nomi «lernejoj de sano» por tuberkulozaj malsanuloj. Kiam estas necese, la malsanuloj estas kuracataj per suno, aero kaj akvo. Restado en noktsanigejo daŭras kelkajn monatojn kaj donas bonegan rezulton por sano de ftizuloj, gardante por longa tempo ilian laborkapablon, kaj ŝirmas kontraŭ akutiĝo de malsano. Dum ekzistado de la noktsanigejoj kaj Sovetiaj kuracejoj oni esploris multe da gelaboristoj, kiuj tre ŝatas tiun ĉi metodon de profilaktado kontraŭ la tuberkulozo. Dank’ al noktsanigejoj kreskas sanitara kulturo ĉe laboristaj amasoj kaj plifortiĝas organismo de malsanuloj por batalo kontraŭ tiu granda socia malfeliĉo, kiu estas la tuberkulozo.

SAT-anino (7764).

La nacia problemo en Alĝerio kaj Tunizio

Tre mirigas la observanton en Norda Afriko la kontrasto inter la celoj, kiujn starigas al si la indiĝenaj loĝantaroj de Alĝerio kaj de Tunizio en sia lukto por liberiĝo el la subpremo, kiun ili suferas.

En Tunizio la lukto okazas sub la signo de l’ nacia sendependeco. La tuniziaj indiĝenoj celas al starigo de tunizia ŝtato, tunizia kulturo, tunizia popolo, pli kaj pli homogenaj, kaj ĉiam pli distingaj de l’ francaj ŝtato, kulturo, popolo. En Alĝerio, male, en neniu tavolo de la indiĝena loĝantaro ekzistas serioza deziro, vera volo al sendependeco. Kion postulas la alĝeria indiĝeno, estas ĝuste la malo de l’ sendependeco: esti kompleta franco, havi ĉiujn rajtojn kaj ĉiujn garantiojn de franco, esti franca «civitano». Transportita Tunizion, tia devizo kaŭzus kriadon pri perfido.

Ambaŭ postuloj estas tiel revoluciaj unu kiel la alia, en la senco, ke la franca burĝaro ilin kontraŭstaras kun la sama perforto kaj nur akceptos ilin devigite. Por ekspluatisto gravas sole la povo pli ekspluati sub-proletaron: proletaron sen ĉiuj rajtoj. La akiro per la alĝeria indiĝeno de la rajtoj de franca civitano, same kiel tiu de l’ sendependeco per la tunizia indiĝeno, simile neniigus la sub-proletaron . . . kaj la superprofiton.

Alĝerio kaj Tunizio formas veran geografian unuecon, unu nur estas la plilongigo de l’ alia: sama klimato, samaj kutimoj, sama kulturnivelo, samaj loĝantoj, sama religio. Sed ekzistas unu diferenco, kaj tiu estas tre grava: en Tunizio ekzistas urboj, arabaj urboj — en Alĝerio ne. Tunizio estas depost jarcentoj, depost Kartago, lando de urboj. La francaj okupantoj trovis en Tunizio grandajn arabajn urbojn, kiuj hodiaŭ ankoraŭ daŭras kaj disvolviĝas.

La kvar plej grandaj urboj en Tunizio estas indiĝenaj urboj de 20 000—80 000 loĝantoj mahometanaj. Krome, flanke de tiuj ĉi grandaj urboj, Tunizio, almenaŭ la nordo kaj la centro, estas trasemitaj per urbetoj aŭ vilaĝegoj, ne malpli indiĝenaj, kiuj estas, kiel niaj kantonaj ĉefurboj, veraj urbaj memstaraĵoj, plenumantaj urbajn ekonomiajn funkciojn, kaj ne simplaj kamparanaj amasiĝoj.

En Alĝerio nenio simila. Depost sia alveno antaŭ cent jaroj, la francoj ne trovis indiĝenurbojn en Alĝerio. Kion oni tiel nomis, estis nur simplaj strategiaj apogejoj, surteraj kiel Konstanteno, ĉemaraj kiel Alĝero. Hodiaŭ ĉiuj urboj estas francaj urboj; indiĝena urbo oni nur nomas la kvartalon, kie vivas la plej mizera parto el la loĝantaro kaj kie etendiĝas la prostituo.

Kiu diras urbo, diras burĝaro. La urbo estas esence centro de interŝanĝoj: oni aĉetas de kampara ĉirkaŭaĵo kaj vendas tien; oni administras. Estas la interŝanĝoj de varoj kaj servoj, kiuj konsistigas la propran funkcion de tio, kion oni nomas la burĝaro.

En Tunizio ekzistas urboj kaj araba burĝaro; en Alĝerio, kontraŭe, ne ekzistas indiĝena burĝaro, ĉar ne ekzistas indiĝenaj urboj. Escepte de kelkaj altaj funkciuloj, civilaj aŭ religiaj, al kiuj la franca kapitalismo permesas riĉiĝi je kostoj de iliaj samnacianoj, kondiĉe ke ili ĝin servu, ne ekzistas en Alĝerio multe pli ol urbanaj kaj kamparanaj proletoj kiel indiĝena loĝantaro. Tial formiĝis en Tunizio tunizia patriotismo, movado al sendependeco, dum nenio simila ekzistas en Alĝerio.

La patrio naskiĝas kun la burĝaro kaj malaperas kun ĝi. Tiu vero estas unu fojon pli konfirmita per la kun-ekzistado de tunizia burĝaro kaj tunizia patriotismo unuflanke, per la samtempa manko de alĝeria indiĝena burĝaro kaj de alĝeria indiĝena patriotismo aliflanke.

R. Louzon. El «La Révolution Prolétarienne» kompiltradukis N. B.

[REKLAMO p.3] SENNACIECA REVUO. Ĵus aperis la aprila kajero SCIENCA SERIO. ENHAVO: I. H. Rosny: La vera universo. — A. F. Dina: La lumo kaj la fino de l’ mondo — Tekniko en nuntempa milito. Trad. laŭ «Vojo de IRH» 7338. — Kiel oni ekspluatas la subteran varmon. — P. Rives: Claude Bernard. — Prof. Riedl: Valoro de infano el vidpunktoj homa, biologia kaj socia. Havebla ĉe la Administracio: R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27

— pàgina 4 —

238 — SENNACIULO

Labor-perado kaj Senlaborula Asekuro en Germanio

Per nova leĝo publikigita 16. 7. 1927, la ĝisnuna situacio de la germana senlaborula prizorgo grave ŝanĝiĝis. El iama almozdonado fariĝis asekuro.

La aplikado de la leĝo kuŝas en manoj de memstara demokrate elektita «Regna Institucio por Laborperado kaj Senlaborula Asekuro». Ĝi konsistas el la ĉefoficejo kaj la Landaj kaj Lokaj Laboroficejoj. La organoj de la Institucio estas la Administraciaj Komitatoj de la Landaj kaj Lokaj Laboroficejoj, kaj la Estraro kaj Administracia Konsilantaro de la Institucio.

En la Administraciajn Komitatojn, la ekonomiaj organizoj de la laboristoj kaj de la entreprenistoj kaj la komunumaj registaroj sendas egalnombre delegitojn. Ankaŭ la Estraro kaj Administracia Konsilantaro estas kunmetitaj laŭ simila maniero.

La Administraciaj Komitatoj fondas Laborkomitatojn. Plie, ĉe la loka Laboroficejo ekzistas «Verdikta Komitato», ĉe la Landa Laboroficejo. ‘Verdikta Ĉambro’ k. ĉe la Institucio, ‘Verdikta Senato’, kiuj decidas pri proponitaj subvencioj.

Laborperado kaj konsiloj rilate al profesia elekto por junuloj okazas senpartie kaj senpage, kaj por metioj, en kiuj ekzistas kontraktoj inter entreprenistoj kaj laboristoj, nur laŭ kontraktaj kondiĉoj. La entreprenisto devas, la laboristo rajtas informi la lokajn Laboroficejojn pri komenciĝo kaj finiĝo de strikoj kaj lokaŭtoj. La laborperistoj devas informi la laborserĉantojn pri tiaj konfliktoj. Laboristoj, kiuj, laŭ regna leĝo, devas pagi kotizojn al Malsanula kaj Invalida Asekuro, estas ankaŭ asekurataj kontraŭ senlaboreco. Tiujn ĉi kotizojn, kune kun la malsanula kotizo, pagas poduone la entreprenistoj kaj la laboristoj al la loka oficejo de la Malsanula Asekuro, kiu la monon liveras al la Landa Laboroficejo. La lasta disponas pri ĝi laŭ bezono kaj la duonon el la eventuala restaĵo ricevas la Regna Institucio.

Laboristoj, kiuj almenaŭ dum 26 semajnoj pagis kotizojn al la Senlaborula Asekuro kaj nevole senlaboriĝis, rajtas postuli dum 26 semajnoj, en krizoj dum 39, subvencion, kiu estas, laŭ 11 (?) salajro-klasoj, 6—20 mk. g., krom profamiliaj aldonoj (5—25%). Al laboristoj, kiuj sen grava kaŭzo forlasis memvole sian laborejon aŭ kiuj rifuzis okupon proponitan de la Laboroficejo, la subvencio ne estas pagata dum la unuaj 4 semajnoj. En tempoj de grandega senlaboreco, povas esti donata kriza subvencio post 39-semajna senlaboreco, kaj al tiuj senlaboruloj, kiuj ankoraŭ ne rajtis postuli senlaborulan subvencion. Post 9-semajna senlaboreco, la laboristo devas akcepti okupon, eĉ ekster sia profesio. La subvenciataj senlaboruloj estas ankaŭ asekurataj kontraŭ malsano kaj invalideco.

Chemnitz-ano (3018).

La Germana Laborista Samaritana Asocio

La Germana Laborista Samaritanasocio disvolviĝis laŭ maniero certe tipa por ĉiuj laboristaj organizoj. Same kiel la laboristaj partioj nur post multa klopodado kaj post forta kontraŭbatalo fariĝis respektindaj, tiel ankaŭ la GLS devis venki ĉiujn eblajn malfacilaĵojn, kies kaŭzoj estas en la kadro de la ĝenerala laborista movado senplue kompreneblaj. Jen io pri la historio de la GLS:

La plej maljuna grupo (Berlin 1888) estiĝis tiamaniere: 6 ĉarpentistoj pro manko de helpantoj okaze de grava konstruakcidento ekkomprenis, ke la laboristo en batalo por sia ekzistado estas subtenata de neniu. Kiam li en laborejo iel vundiĝis, li estis atentata de neniu helporganizo, ĉar tiuj konsideris kiel sian nuran taskon la preparadon por la milita servo. La grupoj de la Ruĝa Kruco (tiutempe estiĝintaj plej parte el anoj de unuiĝoj konsistantaj el iamaj militpartoprenintoj) ekzercis ĉefe per paradoj kaj aliaj soldataj servoj, sed tute malatentis la helpon ĉe laborejaj akcidentoj. Tiuj 6 ĉarpentistoj pro tio fondis Laboristan Samaritanan grupon. En aliaj lokoj de Germanio la Ruĝa Kruco ekatakis maldekstrulajn laboristojn, kiuj estis membroj de la Ruĝa Kruco. Sufiĉis la samtempa membreco al iu laborista gimnastikunuiĝo aŭ la nura suspekto de voĉdono por socialista parlamentkanditato, por ke tiuj estu forigata la «kulpa» laboristo el la grupo de R. K. Tiuj laboristoj estis kompreneble fleghelpantoj kun pura koro. Ili volis helpi al siaj homfratoj en mizero kaj ne demandis, kian politikan tendencon havis la vundito. Per tiuj eksigoj oni kredis povi deteni la eksigitojn de tiu homdevo. Sed aŭtomate en tiuj lokoj fondiĝis Laboristaj Samaritanaj grupoj, kiuj en la jaro 1909 unuiĝis en «Laborista Samaritana Asocio» kun sidejo en Berlin. Al la asocio apartenis tiutempe 13 grupoj kun 700 membroj. Nur malrapide ĝi kreskis; en la jaro 1914 ĝi nombris 108 grupojn kun 5500 membroj. La milito malhelpis, sed ne detruis la vivon de la asocio. En la jaro 1918 ekzistis 30 grupoj kun 1400 membroj. Sur la kampo de la unua helpo la milito efikis bone kaj en certa rilato la milito estas la kaŭzo, ke la laboristo ekkonis sian senhelpan kuŝadon sur la batalkampo de la laboro daŭrantan tiom longe, kiom longe ne troviĝas homoj, kiuj forigas ĉi tiun mankon de la estrara prizorgo. Ke la Ruĝa Kruco anstataŭu ĉi mankon estis tute ne penseble, ĉar ĝi restis kapitalista institucio. Eĉ nuntempe la Ruĝa Kruco estas ankoraŭ tia, ĉar ĝi estas gvidata de iamaj oficiroj kaj militistaj kuracistoj. Certe oni kontraŭdiras tion publike, ŝajnigas kelkfoje neŭtralecon, sed la decidan influon posedas tamen la iamaj superaj militistoj.

En la lasta tempo la GLS rapide progresis; en 1120 grupoj ĝi unuigis 42 000 membrojn.

Por plene anstataŭi la funkciojn de la Ruĝa Kruco GLS provis fondi Laboristajn Samaritanajn grupojn ankaŭ en la eksterlando. Parte jam ekzistis similaj grupoj en najbaraj landoj. Post kelkaj pruvoj estis eble, ekpreni en la jaro 1926 en Vieno internaciajn interrilatojn en kadro de la Lucern-a Sportinternacio. Estis fondita — okaze de laborista sportfesto — Internacia Laborista Samaritana Informejo, kies gvidadon ricevis GLS. La ĉi jara kongreso de LSI en Helsinki aprobis tiun informejon kaj deklaris, ke en ĉiuj landoj la sportunuiĝoj aniĝintaj al LSI devas fondi Samaritanajn grupojn. Tiel ekzistas nun Samaritanaj grupoj en Francio, Svisio, Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio, Finnlando kaj Latvio, kiuj interrilatas kun la germana informejo, kies sidejo estas en Chemnitz, Dresdner Str. 40 (depost oktobro 1928: Alexanderstrasse 23).

La GLS estas dividita en 26 distriktoj, kiuj apartiĝas en 108 subdistriktojn. Por ĉiuj grupoj, subdistriktoj kaj distriktoj funkcias nepagitaj estraroj, al kiuj krom la kutimaj estraranoj apartenas ankaŭ teknikisto. La 850 grupoj estas instruataj de kuracistoj. Ĉi kuracistoj formis specialan komunumon en kadro de GLS kaj estas reprezentataj en la asociestraro. Dum la grupestroj administras, prizorgas la teknikistoj la instruadon de la membraro, la disdonon de la servoj kaj aliajn organizajn laborojn. La asocio principe malakceptas militistan labormanieron, sed konas nur liberan disciplinon. Laborkomunecon kun la Ruĝa Kruco rifuzas la asocio, tiom pli, ĉar la R. K. konstante malhelpas la ŝtatan aprobon de la GLS. Eĉ la insigno estas alia: La anoj de la GLS portas blankan krucon sur ruĝa fundo kun la literoj ASB (Arbeiter-Samariter-Bund). En Saksio GLS ricevis ŝtatan aprobon, same de multaj socialiste administrataj lokoj en Germanio, kie GLS donas oficialajn servojn. Rapide kaj bone helpas la laboristaj samaritanoj, ofte eĉ pli bone ol la «Ruĝkrucanoj»!

E. Saltulo. Esperantigis Chemnitz-ano (3018).

[REKLAMO p.4] E. IZGUR — NUR VOLU! La festo de laboro kaj paco. Unuamaja kanto de ribelo. Eldono dua, reviziita kaj ilustrita. Prezo: 0,70 mk. g. Mendu ĉe Administracio de SAT Rich. Lerchner, Leipzig O 27 Colmstr. 1 (Germ.)

— pàgina 5 —

EL LA FAŜISTA ITALIO

Jenan leteron mi ricevis el la lando de la nigraĉemizuloj sen cito de forsendloko kaj kun nelegebla subskribo:

“… La ’Giordano’-ligo jam delonge estas malpermesita de la ministro por internaj aferoj, samkiel la framasona movado. Ĉar la nomita ligo estis la sola itala liberpensula organizo, nun ne ekzistas alia tia movado en Italio. Krom la faŝista partio kaj la de ĝi dependaj entreprenistaj kaj laboristaj organizoj kaj la ’Azione Cattolica Italiana’ (katolika organizo propagandante klerikalismon laŭ la direktivoj de l’ faŝista partio) alia sendependa unuiĝo ne estas ebla. De registaro, kiu enkondukis la devigan religi-instruon en la lernejo, kiu starigis la krucon sur la Campidoglio en Romo, kiu deklaris la romkatolikan religion kiel ŝtatreligion, oni ne povas atendi pli bonan. En lando, en kiu ĉiuj liberoj estas forigitaj, ne povas ekzisti liberpensulmovado. La restarigo de tiu movado dependas de alia registaro, por kiu devus batali akre la liberpensuloj tutmondaj, speciale la proletaj.“

Aldonita gazeteltranĉo raportis pri aresto de grupo, kiu portis dum entombigo ruĝverdan liberpensulan standardon. Ĉiuj estis kondukataj al la kazerno, kaj kelkaj estos akuzataj ĉe la speciala tribunalo por la certeco de la ŝtato.

K. Hubricht, Leipzig.

NIA KLUBO

(Letero speciale por “S-ulo“ verkita de la klubestro K-do I. Lepejko, vidu en n-oj 176 kaj 185)

Parolinte en la lasta letero pri familiaj vesperoj en la kluboj mi nun diru kelkajn vortojn, kiel pasas la proletaj festoj ĝeneralaj, kaj kiel ilin partoprenas la klubo kaj ĝiaj gelaboristoj.

Kiam okazis (en marto) la tago de Internacia Ruĝa Helpo kaj de Pariza Komuno, la klubo pretigis konformajn ekspoziciojn, diagramojn ktp. pri la Komuno de Parizo, ĝiaj bataloj kaj fazoj, pri ĝiaj rezultoj; estas spegulita laboro de Ruĝa Helpo en Sovetio kaj alilande. Dum tiu tago la laboristaj organizoj efektivigis en la produktejoj, en Lenin-anguloj, en kluboj ktp. funebrajn kunvenojn dediĉitajn al memoro pri la tagoj de Pariza Komuno kun detalaj raportoj kaj konversacioj. Oni preparis por la tago teatroprezentojn nur pri vivo kaj batalo de Parizaj komunanoj. Ĉio tio estis kunligata kun la aktualaj taskoj de Intern. Ruĝa Helpo. Oni aranĝis kolektojn por helpo al la malliberuloj de l’ Kapitalo.

La eksterlandajn junkamaradojn precipe interesos, kiel laboras gejunularo en la kadro de niaj kluboj. Ekzistas en la klubo gejunulara sekcio, kiu unuigas gejunulojn de 14—23 jaroj. En nia klubo estas ĉ. 700 gejunuloj. La sekcio estas administrata de “junsekcia oficejo“, por kiu la sekcianoj elektas la K-dojn proporcie laŭ kvanto de la unuigitaj gejunuloj (ekz. po 25 p. unu elektito). La oficejo subiĝas al administrantaro de l’ klubo. La junularo dividiĝas laŭ rondetoj kaj plenumas jenan laboron i. a.: Ĝi zorgas pri 1. plibeligo de la klubo interne kaj ekstere, 2. komisiono, kiu organizas la vesperaranĝojn de l’ junularo kaj lecionojn, 3. komisiono de ludoj, kiu preparas ludojn kaj distrojn por la gejunularo, 4. kalkulkomisiono, kiu aperigas informpetojn el junulaj rondoj ktp.

La gejunularo organizas memstare siajn iniciatemajn, kombinitajn kaj ceterajn vesperojn. Laŭeble subvencias ilin la administrantaro; iafoje ili kolektas monon inter si kaj tiel efektivigas la vesperaranĝon. (Daŭrigota.)

Esperantigis B. Jeleznjakov (5583).

★

Nia soveta labor-lernejo

En Sovetio plej multe ekzistas 7-grupaj (klasaj) lernejoj. En ili la infanoj, kiuj ĝis la 8-a vivjaro ne povis legi aŭ skribi, post 7 jaroj fariĝas tute “alfabetaj“, klaskonsciaj civitanoj kun vico da ellernitaj laborkutimoj. Kial ĝi nomiĝas labor-lernejo? Jen la respondo. En nia lernejo ni ricevas ne nur teoriajn sciojn, sed dum ĉiutaga lernado ni ankaŭ praktike laboras. Kun la lernado la proletaj infanoj estas laborkutimigataj en la lernejo. Ekz., lernante fizikon, ni faras modelojn en niaj laborejoj ktp. Tiel same en ĉiuj aliaj lecionoj. Neniu tasko estas lernata sen praktika ekzercado.

Krom la lernado, kiu meze daŭras 4—5 horojn potage, nia infanaro okupas sin pri organiza soci-laboro. En la lernejoj ekzistas infana “memregado“, kies konstruado estas sufiĉe interesa. Ĉiu grupo (klaso) elektas sian grupan komitaton, kiu gvidas ĉiujn grupajn aferojn kaj laboron, faras kunvenojn, kunsidojn, priparolas la atingaĵojn, la malatingaĵojn ktp. La prezidantoj de l’ grupaj komitatoj eniras la komitaton tutlernejan — “ekzekutivan“. Sub la gvidado de pedagogoj-instruistoj ĝi gvidas la tutan socian kaj kulturan laboron de l’ lernejo. En tiu komitato partoprenas ankaŭ reprezentantoj de kultur-komisiono. La lasta havas klubon, legejon, bibliotekon, ludejon, diversajn rondetojn, laborejojn ktp. Ĝi organizas koncertojn, kolektivajn kantojn, ludojn ktp. En la lernejo estas varmaj matenmanĝoj por la infanoj. Ili estas malkaraj, sed la infanoj de malriĉuloj ricevas ilin senpage. Krom tio ekzistas en la lernejo kooperativoj (ne en ĉiuj), kie oni vendas paperon, kajerojn kaj ĉion por lernado bezonatan.

Ĉiu lernejo eldonas murgazeton kaj abonas krome multajn ekzemplerojn de infanaj gazetoj.

Inter nia infanaro multaj estas junpioniroj, en lernejo ĉi tiuj ankaŭ estas unuigitaj (kvankam ili estas el diversaj grupoj) por kolektiva laboro kaj agitado. La rilatoj inter niaj instruistoj kaj lernantoj estas tre amikaj. En la pedagogian konsilantaron la lernantoj sendas siajn reprezentantojn, ankaŭ la lerneja pionir-ĉelo.

Nun la lasta demando. Ĉu oni punas la lernantojn? — Kompreneble ne, ĉar niaj lernantoj mem bone scias, ke la instruistoj amas disciplinon.

Troviĝante ĉiam en tiaj bonaj kondiĉoj, ricevante bonan spiriton, niaj infanoj kutimiĝas al kolektiva laboro kaj vivo.

J. Braginson (15½ j.), 9248.

Por Radio-amatoroj

Praktikaj konsiloj

Neniam komencu la radiolaborojn per konstruado de komplikitaj riceviloj. Unue faru kristaldetektoran ricevilon, se vi loĝas ne tro malproksime de sendstacio kaj se vi havas eblecon fari bonan antenon. Kun bona anteno kristaldetektora ricevilo aŭdigos al vi la stacion eĉ je 100—200 kilometra distanco. Se vi ion aŭdas per tiu ĉi ricevilo, kiam vi jam scipovos plej bone funkciigi ĝin kaj volos aŭdi pli laŭte, tiam aldonu al ĝi malaltfrekvencan amplifikatoron. Se la kristaldetektora ricevilo nenion aŭdigos al vi pro manko de bona anteno aŭ pro malproksimeco de sendstacio, konstruu la bonan unulampan ricevilon priskribitan en la antaŭaj radiopaĝoj.

* * *

Se via ricevilo ne estas sufiĉe selektema kaj vi aŭdas samtempe du staciojn, provu jenan rimedon. Enmetu inter la anteno kaj ĝia borno (fiksŝraŭbo) malgrandkapacitan kondensatoron de 0,15/1000 — 0,5/1000 de mikrofarado (150—450 cm). Plej ofte tio helpas por eviti la ĝenon de l’ trudaŭdigo.

— pàgina 6 —

Faktoj kaj komentoj

En judlingva gazeto “Moment“ mi legis la vojaĝimpresojn de konata polia juda naciist-gvidanto kaj parlamentano M. Hindes pri Suda Afriko. Li diras, ke ĝenerale la blankuloj malinde rilatas al la indiĝenoj kaj kontraŭstaras la egalecan principon. “Kiel oni povas paroli pri egaleco de la nigruloj kun blanka raso? Ili ja havas malbonan odoron.“ Tiel argumentas la blankuloj en Sud-Afriko. Ni ne diskutu pri tia argumentado. Sed mirigite mi legis, ke saman rilaton al la indiĝenoj havas “la tre populara en Suda Afriko gvidanto de laborista partio, deputito Moris Kemtridĵ, kiu apartenas al ĝia radikala flanko kaj estas samtempe ano de plenumkomitato de la Sudafrika Cionista Federacio kaj portas kun fiero la standardon de nia (t. e. juda) nacia indeco. Tiu eminentulo ne klarigas per “estetikaj motivoj“ sian kontraŭemon al la nigruloj, sed per soci-klasaj argumentoj. Li kontraŭagas pasie la egaligon de la nigruloj kun la blankuloj, konforme kun sia partio, kiu timas, ke la malalta laborpago de la nigrula laborista forto katastrofe efikos al la vivstato de la blanka laboristo.“ — (Komunikis M. S., 5323.)

Ambaŭ “eminentuloj“, la burĝa kaj la laborista, baraktas en kontraŭdiroj. Ja, ĉu ekzistas diferenco inter juda kaj kontraŭjuda naciismo? Kaj ĉu la interrasa batalo liberigos la subprematajn rasojn? Ne, nur la klasbatalo povas levi el sub la jugo la blankhaŭtulojn same kiel la nigrahaŭtulojn, kiam ili konsciiĝos pri sia rolo kiel ekspluatatoj. Malhelpi la konsciiĝon de la nigraj laboristoj signifas aprobi la sistemon de la imperialista kapitalismo. For naciismon kaj ankaŭ rasismon! N. B.

★

Mia Laborejo

Sur bordo de la rivero Bug, apud la haveno, vaste dismetiĝis nia fabriko je nomo de K-do Andre Marti — arego da konstruoj, domegoj, fumtuboj kaj maŝinejoj. Je la 6.15 h. la unua sirensono kunvokas gelaboristojn al la fabriko, kaj homaj riveroj el la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj, ĉu piede, ĉu trame kolektiĝas al la laborejo. Je la 7-a jam ekmoviĝas la transmisioj, motoroj, levilegoj, kaj la krakado de boriloj, frapoj de marteloj, fajfo de vaporo, rapidema movado de lokomotivoj, fumaj nuboj vigligas aspekton de la fabriko.

En nia fabriko laboras pli ol 10 000 gelaboristoj. Ĝi produktadas ŝipojn, vagonojn, kaldronojn kaj diversajn maŝinojn. Laborista Potenco prenis ĝin duone detruitan de ĝia estinta mastro — franca kapitalo. Paŝon post paŝo estis atingita preskaŭ plena rekonstruo. Mi donas kelkajn komparajn ciferojn de antaŭmilita kaj nuntempa statoj: La jara produkto sumiĝis en 1913/14 je 11 926 303 rubloj (antaŭmilitaj), en 1927/28 je 17 111 980 rubl. antaŭmilitaj (aŭ 26 041 002 rubl. postmilitaj — ĉervoncoj). Kvanto da gelaboristoj: 1913/14 — 9486, 1927/28 — 12 326 (10 286 en 1. 10. 27). Monata salajro: 1913/14 — 41,47 rubl., 1927/28 — 44,— rubl. (86,50 postmilitaj rubl.). En 1926/27 oni elspezis por soci-asekuroj (kiujn pagas la entrepreno) 798 288,35 rubl., por lab. vestoj, sapo ktp. 98 100,15 rubl., da vaporo (laŭ tunoj) 66 490 rubl.

La fabrik-komitato de l’ metalista sindikato unuigas 100% da laboristoj, la parti-komitato 13%. Ekzistas ĉeloj de IRH (MOPR), infanamikoj k. a. Fabrika meti-lernejo kun 560 lernantoj laŭ la plej novaj labormetodoj preparadas novajn kvalifikitajn laboristojn.

Post la tagmeza ripozo (11-a ĝis 12-a h. rekomenciĝas la laborbruego, kaj je la 16-a post sirensono ree plenigas la stratojn la homaj riveroj, kaj eksilentas la fabriko; nur kelkaj fakoj (dua ŝanĝo) daŭrigas laboron.

Vespere komenciĝas la laboro de la klubo je nomo de K. Libkneht. En ĝi funkcias 17 div. rondetoj kun 750 anoj, — kantada, muzika, vivgazeta¹), politika, kudrada, sporta, esperanta ktp. Funkcias kino, scenejo, biblioteko havanta pli ol 10 000 librojn kaj pli ol 3000 legantojn, kaj ĝis nokto estas ŭdata bruego de muziko, kantoj kaj ludoj.

Nokte, elektre lumigita, belege aspektas nia fabriko, dormanta sub la klara ukrainia ĉielo, ĝis la matena sirensono vekos ĝin por plua laboro.

V. Belogorcev, 7495, Nikolaev.

¹) “Viva gazeto“ havas signifon de “improvizaja teatro“, sceniganta speciale aktualajn polit. okazaĵojn (plej ofte satire). — Red.

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

Provo

(Daŭrigo dudekdua)

Ankaŭ la unueco de lingvo tute ne povas pravigi la ekziston de patrio. Ni ja konstatas, ekzemple, ke ne ĉiuj anglolingvanoj estas sampatrianoj. Saman rimarkon oni povus fari rilate aliajn lingvojn. Kaj aliparte ni vidas, ke en la malgranda Svisio ekzistas tri malsamaj oficialaj lingvoj. Tamen ĉiu svisa patrioto, ĉu franclingva, ĉu germanlingva, ĉu itallingva, sentas sin forte ligita al unu sama patrio.

Ĉu estas atentinda la argumento, kiu penas pravigi la ekziston de nacioj per tio, ke ekzistas geografiaj, naturaj limoj? Ni opinias, ke ne. Estas ja vere, ke granda rivero, alta monto ofte ludis gravan rolon en la bataloj, kies rezultoj efikis sur la kreiĝon de nacioj. Tamen sufiĉas rigardi karton por tuj ekvidi, ke la landlimoj ne ĉie koincidas ĉu kun rivero, ĉu kun monto. Cetere, riveroj eĉ maroj ofte ludis kunigan kaj ne apartigan rolon. La montoj ja ĝis nun estis baro inter la popoloj, sed pli kaj pli ili ĉesos ludi tiun rolon en nia epoko de aerveturado kaj senfadena telegrafio.

Ĉu paroli pri sameco de religio? Per tio oni ankaŭ ne povus starigi ĝeneralan, ĉie aplikeblan principon. Se en kelkaj landoj la sampatrianoj estas ankaŭ sameklezianoj, ne ĉie estas tiel. En multaj nacioj kunvivas anoj de diversaj religioj kune kun liberpensuloj kaj ateistoj. Kaj dum la lasta mondmilito tre patriote sin interbuĉis katolikoj de malsamaj nacioj; same faris anoj de aliaj eklezioj. La naciaj dioj estis pli potencaj ol la ekleziaj konsideroj. La nacioj, la patrioj estas rezultaĵo de historiaj faktoroj; ili reprezentas ian provizoran ekvilibron inter diversaj ekonomiaj fortoj. Nacioj povas esti konsiderataj kiel komercaj firmoj, kiuj konkurencas unuj la aliajn. — Sed jam ni eniris la epokon de la trustoj, kies celo estas forigi konkurencon! — —

Estroj de komercaj firmoj volas havi obeemajn, servemajn kaj fidelajn oficistojn. Same ankaŭ la regantoj de la nacioj tre zorge edukas anojn, ĉiam pretajn oferi sian vivon por defendi la patrian firmon. Per ideologio, kies origino radikas ĝis la klana totemo, oni mistifikas ilin. La tuta edukado celas fari el la patrio ian miton, ian fetiĉon. Ĉe funda analizo oni ja trovas, ke la nacioj havas materian, klasan bazon. Sed tio ne klarigas, kial homoj milionope konsentas mortigi kaj mortiĝi pro la patrio. Tia konsento havas religian radikon; ĝi rilatas al la mistikismo, kiu ankoraŭ regas la plej grandan parton el la homoj.

Ekzistas ankaŭ ateistaj patriotoj, eble rebatos iu.

Ne. Ekzistas eble patriotoj, kiuj ne kredas je la ekzisto de iu dio reganta en la ĉielo, sed ili estas tamen dianoj, ĉar ili faras diaĵon el la sanga idolo patrio. Jam delonge la fama filozofo Nietzsche (Niĉe) diris, ke “niaj ateistoj estas piaj homoj“. Por konvinkiĝi pri tio, sufiĉas ja rimarki, kiel kondutas la t. n. ateistoj, kiam mortas unu el iliaj amikoj aŭ parencoj. Ja ne mankas “ateistaj“ tomboj kaj maŭzoleoj!…

Oni kelkfoje legas en agitecaj artikoloj, ke la reprezentantoj de la reganta klaso ne partoprenas la militon. Tio ne estas tute vera. Oni povas citi multe da ekzemploj pri burĝoj, kiuj oferis sian vivon sur la patria altaro. Eĉ burĝa franca patrino, kies kvar filoj estis buĉitaj dum la lasta mondmilito, malgraŭ sia granda ĉagreno bedaŭris ne havi kvinan por oferi al la patrio…

— pàgina 7 —

LA BRAKO DE LA GENERALO

Dum granda milito generala moŝto perdis sian maldekstran brakon.

Tio ne okazis pro pafado de la malamikaro; nur stultulo kredus, ke generaloj eniras militon por esti alpafataj tiamaniere; tio estas konvena por ordinaraj soldatoj, sed generaloj havas pli gravajn deĵorojn; ili cerbumas, esploras landkartojn, ordonas kaj kulpigas. Do, ĉi tiu generalo same faris.

Li perdis sian brakon tiel: donante sian sportpafilon al soldat-servisto, li malatente lasis en ĝi kuglon, kaj la servisto, ne sciante tion, akcidente alpafis la generalon tiel, ke fine lia brako devis esti fortranĉata.

Stultulo eble demandus, kial la generalo tenis sportpafilon dum granda milito. Tia banala demando nur elmontrus la naivecon de la demandinto. Evidente, generalo bezonas distradon post sia peza, respondeca laboro; pro tio li mortpafas cervojn kaj birdojn, kartludas kaj ĝuas la kuneston de tiaj patriotaj virinetoj, kiuj sekvas generalojn preskaŭ ĝis la militfronto.

Kompreneble, la malzorga servisto estis kontraŭprocesata en militjuĝejo, kondamnata kaj mortpafata. Simpla afero.

Sed pli malfacile estis decidi pri la traktado al la generala brako. Tamen, finfine oni enbalzamigis ĝin, enpakis en malgrandan ĉerkon kaj sendis ĝin al la … ni diru parte-vidvino kaj la iomeorfoj de la generalo.

Tiuj akceptis ĉe la stacidomo la multamatan brakon kaj ĝin portigis aŭtomobile en sian kastel-hejmon, kie ĝi kvazaŭ ceremonie kuŝis en ne-uzata ĉambro, ĝis la Registaro fine sciigu la familion pri la plej taŭga traktado al tio, kio sendube estis nacia havaĵo.

Por decidi pri la afero, stariĝis Komisiono, konsistigata egalnombre el armeestroj, militŝipestroj kaj parlamentanoj. Ĝi kunsidis 15 tagojn, sed, ĉar la brako estis enbalzamigita, ne urĝis baldaŭa findecido, kiu certe ne estus tiom longe prokrastita, se ne estus enrampiĝinta duontrompe la Komisionon iu socialista — eble eĉ komunistema — parlamentano, kiu sin montris tute kanajla fi-homo. Li faris la plej malpatriotajn demandojn pri la cirkonstancoj de la perdo de l’ brako, pri la mortigo al la servisto, eĉ pri la sindonema sinjorineto, kiu estris la flegistojn de la vundita generalo. Li ja postulis, ke oni ne elspezu monon pro la koncerna brako, kiu estas nur rubo (!) dum pano mankas al malriĉuloj, ke la vidvino (parte) kaj la orfoj (iome) laŭplaĉe uzu ĝin, mem pagante! Malaltmensa vulgarulo, ĉu ne?

Feliĉe la Prezidanto fine trovis okazon eksigi tiun netaŭgulon kaj anstataŭigi lin per fidinda, lojala deputito.

Post longaj diskutadoj, oni decidis, ke la brako ricevu militan enterigon en la plej granda katedralo de la ĉefurbo, kie kuŝas nur moŝtoj, kie sendube kuŝos poste la ceteraĵo de la generala korpo. Estu granda funebra procesio. La ĉerketo estu kovrita per la Nacia Flago (malgrandskala). Sekvu ĉevalo, sur kies dorso pendu Malplena Maniko — kompreneble general-maniko — por vidigi al la popolamaso la kortuŝan okazintaĵon. (Tiu lasta propono de la Vestaĵa Sub-Komitato, estis unuvoĉe akceptata de la Komisiono). Familianoj kaj ĉiaspecaj moŝtoj akompanu la … kadavreton, vestitaj nur duonfunebre (tiu lasta punkto laŭ la rekomendo de la supre-menciita Vestaĵa Sub-Komitato, kiu laŭdinde laboregis dum la tutaj 15 tagoj). Estu vendataj surstrate ilustritaj poŝtkartoj kun bildo de Malplena Maniko kaj Nacia Himno.

Nur restis la decido pri la dato. Post longa kunsido, en aparta ĉambro, la Data Help-Komitato antaŭmetis kiel taŭgan daton, la unuan tagon de la monato aprilo de l’ kuranta jaro, kaj ĝi aldonis, ke estus utile, ke tiu tago estu ĝenerala feri-tago, ĉar multe ŝatas la popolamaso la funebrajn ceremoniojn.

Ĉio do estis orde aranĝita.

Sed, ho ve, ho ve! Okazis katastrofo post tragedio.

Kiam la Komisiono kunsidis la lastan tagon, eniris la mortĉambron de l’ kastelo, malrespektemaj ratoj (tiu speco, malfeliĉe, kiu multe ŝatas spicitan viandon) kaj … mi apenaŭ kapablas priskribi la aferon …

… Kaj formanĝis la tutan brakon!!!

E. K. L.

★ ★

Oni taksas la forton de kiu ajn socia movado laŭ la nombro de abonantoj al ĝiaj presorganoj.

Kiu varbis unu abonanton al “S-ulo“, tiu pli utilis al nia movado ol se li varbus dek pasivajn membrojn.

★ ★

Oni ne povas klarigi al si tian monstran spiritostaton, se oni ne scias, ke ĝi radikas ĝis la barbaraj epokoj, kiam la racieco apenaŭ eniris la cerbon de la homoj, kiam la superstiĉo ĉiurilate regis la spiritojn.

La patriotismo estas esence religia, mistika, malracia. Al tiu konkludo alvenas ĉiuj pensuloj, kiuj profunde ekzamenis la demandon. Ni citu ankoraŭ unu ateston pri tio:

“Estas neeble esprimi aliel ol sub mita formo la ideojn, kiuj rilatas al la patrio… Tuj kiam ni komencas konsideri la patrion, la tradicion, kaj tiel transpasi la limojn de nia jura aktiveco por prikonsideri la politikon, tiam ni renkontas ’ion religian kaj dian’ (Renan) — t. e. ion, kio estas fremda al la naturscienco kaj al la juro. Ni ĉiuj konscias, ke ni ne laboras nur por havigi al ni la kiel eble plej grandan sumon da feliĉo kaj ke, sekve, la politika socio estas alio ol asocio el profitemuloj… Estas la diigo de la politika forto, kiu klarigas la ideon pri patrio.

Laŭ Thamin en sia verko: Sankta Ambrozo kaj la kristana moralo: ’La romana Ŝtato estas la konkreta formo, sub kiun li (Cicerono) metas la filozofian ideon pri homa solidareco. Kion li postulas de la stoikismo, tio estas la pravigo, la teoriigo de sia patriotismo. La amo al la patrio superas ĉiujn aliajn amojn kaj, en okazo de konflikto inter ili, ĝi devas havi la unuan lokon.’

Ŝajnas al mi, ke se la moderna sociologio ne kapablas ion krei, tio rezultas, grandparte, el la fakto, ke ĝi ne ekkonis la mitan karakteron de multe da elementaj konoj, kiujn ĝi esploras kaj pretendas klarigi en scienca lingvaĵo, kiu ne taŭgas por ili: el tio rezultas stranga malnormalaĵo, kiu ofte igas la sociologojn paroli kiel somnambuloj⁴⁰).“

Ni jam argumentis, ke en la spirito de l’ homoj ekzistas du tendencoj: la mistika kaj la racia. Dank’ al la progresoj de la scienco kaj tekniko ĉi tiu lasta tendenco pli kaj pli forpuŝas la unuan. Kaj sekve, ju pli la racio regos en la homaj cerboj, des pli malfortiĝos la religia sento, des pli malaperos la patriotisma religio.

E. Lanti.

(Pluo sekvos.)

⁴⁰) Georgo Sorel. La Ruiniĝo de la Antikva Mondo, pĝ. 245.

★

Por nia distro

Privat-oficisto ricevas post 25-jara, fidele plenumita servado ĉe firmao H. el manoj de sia ĉefo grandan, dikan leteron kiel jubileodonacon. — Surprizo sur lia vizaĝo, li balbutas dankvortojn kaj volas foriri. Sed la ĉefo diras al li: “Nu, kial vi ne tuj malfermas la koverton?“ — Nia amiko malfermas la leteron, timo kaj surprizo sur la vizaĝo… En la letero troviĝas nur la… foto de la ĉefo.

Tiam la jubileulo diras, montrante seriozan mienon: “Jes, tio tute similas al vi.“ (Laŭ AIZ.)

— pàgina 8 —

TRIMIL TRICENT SEPDEK NAŬ TAGOJ EL MIA VIVO

Kiel multaj aliaj SAT-anoj mi deziras esprimi kelkajn vortojn pri mia propra vivo. Sed anstataŭ priskribi unu mallongan tagon, mi preferas prezenti al la Legantaro trimil tricent sepdek naŭ tagojn el mia batalema vivirado.

Mi estis modesta filologo, kiu transformiĝis al revoluciema verkisto. Post mia filologia studado mi fariĝis instruisto en teknika lernejo vespera en nia ĉefurbo Reykjavik (Rejkjavik). Tie mi instruis la islandan lingvon. Tio ĉi okazis la unuan de oktobro en la jaro 1918. Kun tiu tago komenciĝis nova epoko en mia vivo. En januaro 1921 mi ankaŭ iĝis instruisto je komerca lernejo en nia urbo. Ambaŭ lernejoj estis privataj entreprenoj kun subteno de la ŝtato, kaj la teknika lernejo ankaŭ ricevis monhelpon el la urbkaso.

[BILDO p.8 | 9,29,27,48] Portreto de la aŭtoro, viro kun malhela vestaĵo, kun la mano ĉe la vango.

Mia instrutempo daŭris ĉiun jaron de unua de oktobro ĝis komenco de maja monato. Mia salajro estis tri kronoj (proksimume tri frankoj svisaj) por ĉiu instrua horo. Mi krome havis kaj ankoraŭ ricevas malgrandan subtenon de la ŝtato por kolekti vortojn kaj esprimojn el la popola lingvo. Dum la someroj mi piediris kun valizo sur mia dorso tra la lando kaj kolektadis. En la jaro 1922 mi publikigis “Montrilon pri vortkolektado“, kiun mi sendis al miaj kunhelpantoj, vortkolektantaj volontuloj, en diversaj lokoj de l’ lando.

Tiujn ĉi jarojn, dum la vintraj monatoj, mi studadis profunde spiritismon, teozofion kaj hindan filozofion. Mi tradukis kune kun du amikoj miajn du librojn pri joga-filozofio. Plie mi faris paroladojn pri diversaj problemoj filozofiaj kaj metafizikaj. Mi ankaŭ praktikis regule joga-ekzercojn. Kaj per ili mi plibonigis mian sanon. Pri tiuj ĉi ekzercoj mi skribis fajran revuan artikolon, kiun mi nomis “Eklumo el oriento“. Mi sincere deziris veran scion pri videblaj kaj kaŝitaj leĝoj de l’ universo kaj serĉis interligon kun la absoluto.

Pro tiu ĉi sciemo kaj sopiro al liberiĝo mi vojaĝis al Londono kaj Parizo en la somero 1921 por vidi kaj aŭskulti famajn okultistojn kaj mondinstruistojn. Sed mia rikolto fariĝis mizera. Mi nur vidis homojn kaj aŭdis vortojn.

Post mia hejmenveno okazis tre ridinda fenomeno en nia socia vivo. Ĝi tiris mian tutan atenton el la ĉielo al la tero, al la ekonomia kaj politika situacio. Tiam mi komencis politikan mediton kaj studadon, kaj mi fariĝis fajrruĝa socialisto. Antaŭe mi nur estis ordinara bonvola radikalulo.

Mi estis bonega instruisto. Miaj lernantoj laŭdis mian instruadon. Kaj miaj estroj subparolis, ke pli bonan lerniganton ili neniam antaŭe havis. Sed la sorto estas ŝanĝema. La homajn korojn ne regas klara prudento. Ilia tirano estas malpura avideco. Tial mi baldaŭ defalis de ĉielo de “bonega instruisto“.

En la jaro 1922 mi metis antaŭ burĝan hipokritemon malgrandan libron, por kiu mi elektis la titolon Hvitir hrajnar (Blankaj korvoj). Ĝi entenis lirikan poezion. En “Blankaj korvoj“ mi kantis kompreneble pri la sankta amo, pri burĝa naturo, pri homa sorto, pri vivo kaj morto. Mi estis poeto tute moderna. Futuristo, ekspresionisto, superrealisto kaj ankaŭ iom klasika, — ĉio tio mi estis. Mia libreto estis moka ribelo kontraŭ nia sentimentala plorpoezio de lastaj jaroj.

La burĝa adoro al piaj kutimoj de siaj honorindaj prapatroj ne ŝatis poezion mian. Noblaj virinoj kraĉis sur miajn belsonajn Korvojn antaŭ okuloj de helaj tagoj. Sed en soleco de sopirplenaj vesperoj ili studadis kaj lernadis mian libreton kun delikata plezuro. Kaj dum la sonĝobelaj noktoj ili konservis la abomenaĵon sub sia senmakula kapkuseno. Tiel estas homa naturo.

“Blankaj korvoj“ estis libro tute nedanĝera, ĉar ĝi sin esprimis nur pri amoj, koroj kaj nemanĝeblaj idoloj, sed ne tuŝis la solan veran dion, la homan stomakon. En tiu tempo miaj provincaj samlandanoj ne komprenis klare la interligon inter la Idolo en la ĉielo kaj la kapitalo. Tial mi restis laŭdinda instruisto dum sekvantaj du jaroj.

Sed antaŭ kristnasko de la j. 1924 mi aperigis alian libron de iom alia speco. Ĝin mi nomis Bréf til Laru (Letero al Laŭra). Ĝi estis letero al pia virino maljuna sur norda bordo de Islando. “Letero al Laŭra“ konsistis el biografiaj rakontoj, filozofia instruo, kritiko de l’ religio kaj eklezio, satiroj pri la socia malordo, politika propagando, noveloj kaj versaĵo. Grandan venton ĝi vekis en nia lando. Multaj admiris mian libron. Ĉiuj laŭdis la “stilon“. Sed la plejmulto indignis kaj timis pro siaj posedaĵoj dirante, ke la aŭtoro estas danĝera por la socia ordo. Plej bedaŭrinde tamen estis la senmoraleco de la libro! (La vero estas, ke mi estas la plej morala verkisto en Islando.) “Letero al Laŭra“ flugis kiel vento tra la tuta lando, vekis multajn el dolĉa dormo kaj turnis kelkajn al socialisma konvinko.

La tempo pasis. Mi tradukis libron pri socialismo kun du konatoj. Venis aŭtuno de la j. 1925. Tiam mi publikigis en socialista gazeto leteron al juna pastro en Rejkjavik, kiu antaŭe oficiale riproĉis la “malamikojn de la religio“. La letero kaŭzis flaman koleron en la koroj de ĉiuj religiaj naivuloj kaj hipokritaj kapitalistoj. La ceteraj diris kontentaj: “Li instruas la nudan veron.“ La pokalo de miaj pekoj estis plena. Mi estis forpelata el ambaŭ lernejoj. La motivoj estis jenaj:

Unu membro el la estraro de la teknika lernejo estis la urbestro mem. Li estas avida spekulanto kaj lerta hipokritulo religia, kiu laŭ amerika modo ŝtelas grandan monsumon de la urbanoj dum la ses labortagoj de ĉiu semajno kaj poste havas religiajn diservojn por infanoj dum la dimanĉoj. Li diris al la estraro: “Torbergur estas herezulo. Li ne estas kapabla konduki la lernantojn al la vivo. Tial li devas iri.“ La ceteraj anoj de la estraro tuj ekvidis, ke la urbestro malkaŝis teruran veron. Kaj per tremanta mano de la sklavo ili voĉdonis konsenti lian postulon. La lernantoj protestis ĉi tiun faron. Tiam iliaj mastroj minacis ilin per laborperdo, kaj la lernantoj devis humiliĝi.

Unu el la estraro de l’ komerca lernejo estis maljuna ledvendisto kaj drinkulo, homo tute neklera. Li komunikis al la du ceteraj estraranoj (maljuna eksbankestro kaj teologia docento de la universitato): “Torbergur estas danĝera bolŝeviko, kaj ne decas, ke tia ulo instruu niajn lernantojn.“ La eksservisto de Mamono kaj servanto de dio vidis, ke la maljuna ledvendisto malvualis seriozan fakton. Kaj frate ili benis mian eksigon.

Alivorte: En Islando ni havas du juĝojn pri tio, ke “herezulo“ aŭ “bolŝeviko“ ne devas instrui simplan islandan gramatikon. Tiel potenca estas homa frenezo. (Finota.)

Torbergur Tordarson (7604).

★

Nova Internacio

Je la 9. aprilo en Leipzig estis fondata la “Internacio de la proletaj alkoholkontraŭuloj“. Ĉeestis delegitoj de la aŭstria, ĉeĥoslovaka, finnlanda, germana kaj svisa landorganizoj. Ĉiuj cititaj sekcioj aliĝis, kaj krome la polia organizo, kiu ne estis reprezentata. Dume la administracio de la Internacio intertraktas pri aniĝo kun la bulgara, sovetia, hungara kaj sveda organizoj. K-doj en supre menciitaj landoj, en kiuj ekzistas proletaj kontraŭalkoholaj organizoj, instigu ilin, interkorespondi kun la Internacio (esperantlingve). Sekretariejo: Berlin SO 16, Engelufer [?] 29. (Ili anoncu almenaŭ al la sekretariejo la adreson de la koncerna asocio.)

R. Rabenalt (1503).

— pàgina 9 —

SENNACIULO 243

TRA ESPERANTIO

Pri la SAT-vortaro

En la antaŭa n-o de «S-ulo» ni sciigis al la Legantaro, ke ni kontraktis kun kolektivo da kompetentuloj, al kiuj ni komisiis verki esperanto-esperantan vortaron. Ŝajnas, ke la ideo pri tia verko estas kvazaŭ en la aero. Nia alvoko estis sendita al la presejo jam de kelka tempo, kiam ni ricevis de s-ro P.-E. Stojan, je la nomo de «Bibliografia Servo» de UEA, cirkuleron per kiu la aŭtoro sciigas, ke li «preparas planon de Internacia vortaro*».*

Mirige! La preparita plano tute similas tiun, kiun SAT … efektivigas. Ni citu kelkiom el tiu cirkulero:

„…a) ĝi (La Vortaro) entenu ĉiujn radikojn el: la Fundamento, verkaro de Zamenhof, aldonoj de la LK, kaj ceteraj gravaj eldonaĵoj, ĉiujn kunmetaĵojn ne kompreneblajn per si mem, fak-terminojn de komerco, industrio, sporto, tekniko, scienco, religio, arto, juro — kiom bezonas ilin komuna kaj literatura lingvo;

b) la difinoj estu nur en esp-o, kun aldono de internaciaj simboloj, formuloj latinaj terminoj — kiam ili ekzistas; c) sinonimoj kaj frazeologio [nelegebla] utilmaniere, tiritaj el [nelegebla] nova literaturo; ĉ) la ĉefan laboron faros profesia leksikografo, kiu dediĉos tutan sian tempon al la vortaro, farante ĝin laŭ postuloj de moderna leksikologio…“

Leginte tiun citon, oni preskaŭ kredus, ke s-ro Stojan staris malantaŭ ni, kiam ni verkis la planon de nia vortaro, kaj legis trans nian ŝultron!….

Kompreneble ni neniel suspektas la honoratan dungiton de UEA pri spionemo; ni simple kredas, ke liaj lingvaj studoj kondukis lin proponi saman solvon kiel ni al la sama problemo.

Eksciinte pri nia entrepreno — ne plano, ne projekto, sed efektivigataĵo — li kredeble ĝojos kaj rezignos daŭrigi la klopodojn pri efektivigo de sia tro malfrua plano.

Almenaŭ la SAT-anaro ne bezonas timi pri eventuala konkurenco. Nia reklamaparato estas jam la plej forta en Esperantio. «S-ulo» estas la plej legata el ĉiuj esperantaj gazetoj, kaj nia «Lernanto» havas la plej grandan eldonkvanton (10 000 ekz.). Plie SAT estas la plej riĉa el ĉiuj esperantaj entreprenoj: ĝi ja posedas la malavaremon, la sindonemon, la fervoron kaj entuziasmon de siaj anoj. Tio ja estas granda riĉeco kaj nekontraŭstarebla forto…

La verkantoj de nia vortaro havas kompetentecon kaj aŭtoritaton; promese ni jam posedas la duonon el la sumo bezonata; ĉu do en tiaj cirkonstancoj ni povus ial ajn timi nepre fiaskontan konkurencon?…

* * *

La K-doj, kiuj havas prilingvajn rimarkojn por fari, aŭ kiuj deziras la enmeton de kelkaj fakesprimoj sufiĉe ofte uzataj, senprokraste skribu al ni pri tio — ankaŭ la K-doj, kiuj disponas kelkan monon kaj pretas partopreni la prunton. La direkcio de SAT.

RADIO-NOTOJ

Germanio. — La loka grupo Breslau de Laborista Radio-Ligo de Germ. aliĝis al SAT kiel subtenanta membro. Je esp. propagando interesataj radio-amatoroj skribu pri informoj ktp. al: Arbeiter-Radio-Bund Deutschlands e. V., Ortsgruppe Breslau I, Margaretenstr. 17, Zimmer 17.

Danio. — La danaj radiostacioj Kopenhago k Kalundborg subite ĉesigis la esp. disaŭdigojn. Ĝis nun nur alvenis malmultaj protestoj pri tio, k oni asertas, ke la intereso eksterlande ne estas sufiĉe granda. Skribu tuj k amase postulante la esp-ajn programresumojn. Adr.: Statsradiofonien, Köbmagergade, Kopenhago K.

NEKOMPLEZEMAJ OPINIOJ

Ni legas en «Germana Esperantisto» jenan juĝon pri kunveno de esp. lab. delegitoj dum foira semajno en Leipzig, prezidita de K-do Emmrich: «…Dum kvar horoj oni tre diligente laboris, kaj oni aŭdis nur esp-on. Esp-on de granda perfekteco!… Oni vere povis imagi, ke… la ĉeestantoj regas nur la esp-an lingvon k eĉ povas pensi nur en tiu ĉi lingvo. Mi travivis centojn da esp-aj kunvenoj, eĉ kunvenojn de Universalaj Kongresoj. Sed mi devas konfesi: laŭ la apliko de nia lingvo, ne nur por ĝi mem, sed por ĝeneralaj celoj, mia impreso estis la plej bona [?], kiun mi ĝis nun havis…»

* * *

En la «Juna Batalanto», organo de la Internacia Katolika Junulmovado, aldono al «Katolika Mondo», ni trovas jenan juĝon pri nia «Proletaria Kantaro»: «…estas laŭ mia opinio la plej bone redaktita kantaro kun notoj. Se ni havus ion similan!… Estas kelkaj kantoj en ĝi, kiuj tre taŭgus por ni, speciale inter la historiaj batalkantoj… ni pro tio (la tendenco. — Red.) nur povas rekomendi ĝin kun ĉiuj rezervoj. Tamen tio ne povas malhelpi la rekonon de tio, kio estas bona en ĝi. Kaj mi ne vidas, kial ni ne povus ankaŭ kanti kelkajn kantojn el ĝi.»

Ekspozicio MOPR kaj esperanto en Barnaul

En Barnaul, Siberio, USSR, okazis de 18. ĝis 25. marto 1928 ekspozicio de internacia interligo k solidareco, kiun aranĝis la distr. komitato de IRH (Ruĝa Helpo) kune kun la Barnaŭla esperantistaro, ĉar ĉiuj ekspozaĵoj estis ricevataj nur per esperanto. En nia loko la kontakto k kunlaborado inter MOPR-organizo k esperantistoj estas tre intimaj, k ambaŭ partoj profitas el tiu kuna agado. 17. 3. okazis en la salono de l’prof-sindikataro la solena malfermo de l’peresperanta ekspozicio, per kiu ni prezentis la plej modelan parton el la de eksterlando ricevitaj korespondaĵoj, gazetoj, afiŝoj, infan-pentraĵoj, manlaboroj, esp. literaturo k jurnaloj, fotoj ktp. La tuta materialo zorge estis dividita laŭ «anguletoj». Kontraŭ la enirejo pendis granda pentraĵo simboliganta la interfratiĝon de laboristoj sub la signo de SAT. La vizitantoj enskribis siajn impresojn en libron, k ni tiel ricevis 61 opiniojn, plejparte de kolektivoj. Entute vizitis la ekspozicion 43 kolektivoj, ekskursoj k grupoj de lernantoj, ruĝarmeanoj, laboristoj, kamparanoj, pioniroj ktp., sume 4216 personoj. La rezultoj jam sentiĝas: mankas instruantoj k lernolibroj. — Dum mezo de aprilo ni prezentis en esp-o verkon de loka verkisto pri la Pariza Komuno «La Versala kaptito». S. G. (5448).

AVERTO

Minska distrikta SEU-komitato k oficejo de internacia lab. interligo ĉe Blankrusia Kto de SEU komunikas al la tuta SAT-anaro, ke K-do Rappoport ne plu laboras en la aparato de nomitaj organizoj. Ĉiuj liaj proponoj en nia nomo estas senvaloraj. — Subskr.: P. Kirjuŝin (por SEU-Kto), Dm. Snejko (por interlig-oficejo).

[REKLAMO p.9] GRANDA KONGRESAFIŜO trikolora aperis por varbi al nia 8-a Kongreso en Göteborg. ĈIU PROPAGANDISTO tuj havigu al si senpage per la Kongr. Komitato, Box 73, Göteborg.

La Lingva Angulo

Demandoj:

  1. Ĉu la formo «veturigatas» estas korekta? (6937)

  2. Ĉu «peti al» ne estas erara formo? (6937)

  3. En esp-o la genitivo estas esprimata per prepozicio de. Kial oni tamen uzas la genitivajn formojn ies, ties, kies ktp. anstataŭ de iu, de tiu, de kiu? Ĉu la genitiva -es ne estas superflua restaĵo de la «lingwe uniwersala», de kiu (kies?) himno de l’frateco komenciĝas: Malamikete des las nacjes…? (G. K. Waldsee.)

  4. Ĉu la formo «unuj» ne estas gramatika eraro? (1187)

Respondoj:

  1. Kvankam tiu formo estas komprenebla, ĝi tamen ne estas rekomendinda, pro sia pezeco. Cetere ĝi estas tute neklasika.

  2. Jes, laŭ la klasika lingva uzo. Tia formo estas tamen tute klara kaj iurilate pli logika ol «peti de». La peto ja unue sin direktas de la petanto al la petato.

  3. Ni ne konas la kialojn, kiuj instigis la aŭtoron de esp-o preferi la formojn ies, ties ktp. anstataŭ «de iu», «de tiu» ktp.

— pàgina 10 —

244 SENNACIULO

Almenaŭ ni tute sincere diras, ke la decido de Zamenhof ŝajnas al ni treege trafa kaj aprobinda. La tabelon de la t. n. korelativaj vortoj, kiun kritikas kelkaj naciemuloj, ni konsideras kiel plej valoran kreaĵon. Zamenhof trovis ĝustan mezan vojon inter artefariteco kaj natureco, kaj se ni havus ion por kritiki, estus la nesufiĉa proporcio da artefariteco en nia lingvo. La internacieco de la vortoj estas ofte nur trompa iluzio, tial ke en la diversaj lingvoj la samaj vortoj havas tamen inter si malsamajn nuancojn, kio okazigas erarkomprenojn. En vortoj tute artefaritaj ne ekzistas tiu maloportunaĵo.

  1. Ĉiu numeralo ja estas nevariebla, sed «unuj» estas nedifinita pronomo kaj sekve variebla. Vi devas atenti pri la gramatika rolo de vortoj en frazo. Lingvo absolute logika ne estus vivanta. Interimo.

7. ASOCIA TAGO DE LEA

(Lab. Esp. Asocio por la germanlingvaj regionoj)

Ĝi okazis de 6.—9. aprilo en Nürnberg. En la nomo de l’Kongreskomitato K-do Tietsch salutis la alvenintajn delegitojn. Tre bonan impreson postlasis la esperanta kantado de kantunuiĝo «Freie Sänger Gleishammer» (liberaj kantistoj).

La plivastigita estraro, kies kunsido antaŭe okazis, proponis por prezido jenajn K-dojn: Vildebrand-Berlin, Bässler-Leipzig, Tietsch-Nürnberg, kiuj estis elektataj. Multaj salutleteroj el en- kaj eksterlando estis legataj. Ankaŭ reprezentantoj de div. lab. organizoj salutis la kongreson. Ĉiuj estis konsciaj pri la graveco de esperanto en la proleta klasbatalo. K-do Burger-Essen kaj Schröter-Leipzig, reprezentis SAT kaj transdonis [?] ties salutojn, ankaŭ por la sporta komitato de SAT. Vespere finiĝis la malferma kunsido per kantado de la Internacio. Poste oni aranĝis fakkunsidojn [?].

La sekvantan tagon oni elektis la mandat- kaj proponkomisionon kaj prezentis la div. raportojn de la Asoci-estraro. Kiel bombo efikis la alveno de nia franca K-do Dieudonné el Lyon, kiu salutis la kongreson. La vesperon oni dediĉis al la distro per muzikaj kaj gimnastaj prezentoj.

Dimanĉon matene oni daŭrigis la diskutadon pri la raportoj, kiu estis tre vigla. Posttagmeze sekvis pritrakto de l’proponoj kaj reelekto de la ĝisnuna prezidanto K-do Hempel-Leipzig, kaj de la redaktoro K-do Deubler-München.

Lundo estis dediĉata al specialaj temoj publikigitaj en «Arbeiter-Esperantist» (Laborista Esp-isto). Parolis pri «Esperanto kaj junularo» K-do Nitzsche-Chemnitz, pri «Landaj organizoj kaj SAT» K-do Köckeritz-Dresden, pri «Esperanto kaj milito» K-do Bässler-Leipzig. Kun granda intereso la kongresanoj aŭskultis la projektojn de SAT kaj LEA rilate al estonta kunlaborado inter ambaŭ organizoj. Oni akceptis proponon, publikigi en «S-ulo» ambaŭ projektojn¹), por ke la membroj havu okazon pli profunde konsideri ĉi tiun gravan aferon. Ĉar la SAT-kongreso en Göteborg pritraktos tiun temon, oni komisiis K-don Volkert-Nürnberg kiel reprezentanton de LEA.

El la raportaro de l’estraro evidentiĝas, ke la movado daŭre kreskas, kvankam malrapide, inter la Laboristaro en Germanio. La asocio entenas nun en 163 lokaj grupoj 3116 membrojn. Partoprenis la kongreson 89 delegitoj el 84 lokoj reprezentantaj 2304 membrojn. La sekvonta kongreso okazos en Essen (Ruhr). Schröter (3771).

¹) Aperos en la venonta n-o.

SAT-anoj! En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron.

AL LA TRAMVOJISTARO TUTMONDA

La Intern. Transportlaborista Federacio jam delonge simpatias al esp-o. Nia tasko estas, atingi sukcesojn en la aliĝintaj al ITF sekcioj. La tramvojistaj esp-istoj devas firme interligiĝi por komuna tiucela laboro. — La Vienaj tramvojistoj esp-istaj interkonsente kun la sindikato alvokas la tramvojistaron tutmondan, partopreni esp-an korespondadon k aperigi raportojn en la sindikataj organoj. Ni interŝanĝu raportojn pri enlandaj cirkonstancoj, laborkondiĉoj k pri aferoj ĝenerale interesaj por tramistoj. Ni pritraktu la necesajn rimedojn por taŭga organiza formo, komuna propagando ktp. en nia medio. Peradu en urboj, kie ankoraŭ ne ekzistas tramvojistoj-SAT-anoj.

Por la Viena tramvojistaro esp-ista Jos. Slezak, Wien 20, Klucgygasse 15/23.

Gvidanto de la komunista partio sovetia iama esperantisto

En rusa blankula gazeto RUL aperanta en Berlino (n-o 20, jan. 1928) sub la rubriko «gazetaro» troviĝas sekvantaj linioj:

En DNI (ruslingva pariza gazeto de elmigrintoj) S. Vereŝĉak donas tre interesan karakterizon de Stalin, kun kiu li ofte kaj longe sidadis en malliberejoj kaj renkontiĝis en ekzilo. Stalin en la malliberejo sin akre distingis de aliaj per siaj «fortaj nervoj». Kiam la tuta malliberularo ekscitiĝis, Stalin restis trankvila. Li kapablis firme dormi aŭ trankvile lernadi esperanton (li opiniis, ke esperanto estos la estonta lingvo de la internacio¹).

Sovetiaj K-doj, bonvolu informiĝi ĉe K-do Stalin mem pri tio kaj rememorigi, ke esperanto marŝas kaj atendas ankaŭ lian subtenon. (2921)

MEMORNOTO

Represis el «Senn. Revuo»: Munkás, M. Ostrava, 8. 4., Mihaelĉjo.

Enhavis priesper. artik. k notojn: The Labour Woman, London, apr.; Daily Herald, London, 12. 4.; Der Deutsche Eisenbahner (Germ. Fervojisto), Berlin, 1. 4., 8. 4. (kurso); Freie Sportwoche, Leipzig, 2. 4. (pri SAT-kongr., noto en esp.), Ruĝa Altaj, Barnaul, 18. 3., 27. 3., PAX, Paris, 13. 4., Sächs. Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 10. 4.

Peresper. let. k notojn enpresis: Freie Sportwoche, Leipzig, 2. 4., Ruĝa Altaj, Barnaul, 8. 2., 23. 2.

¹) Substrekoj de mi. — Trad.

Atentu la informaĵon!

Fervojistaj SEU-ĉelo kaj esp.-rondeto (USSR, Samara, Strato de Leo Tolstoj, 94, ĵeleznodoroĵnij klub) elektis perantojn por: I., gejunularo, gekomjunularo, ruĝfrontbatalantoj (vidu anoncojn en «S-ulo» n-oj 177, 180) — K-do Mironov (Samara, Krasnoarmejskaja, 78, kv. 2); II., la fervojista klubo (vidu en «S-ulo» n-o 176 «Nia klubo» k. anoncojn en n-o 174 k. a.) — K-do Timinskij Aleksandro (Samara, Arcibuŝevskaja, 51, kv. 7); III., Internacia Ruĝa Helpo — K-do Jefremov (Samara, Strato de Leo Tolstoj, 102, kv. 2); IV., sporto, korpkulturo, turismo — K-do Necenko (Samara, Novo-Sovetskaja, 365/44, Leningradskij per.). Por ceteraj organizoj, demandojn peradas, korespondas kolektive aliaj geanoj. Al K-do Jefremov estas komisiita enregistrado de eksterl. korespondaĵoj por kontrolado, ke ĉiu korespondaĵo estu ĝustatempe respondata kaj utiligata.

Ĉe ni mankas ekstereŭropaj korespondantoj, forestas iuj el orientaj landoj (Japanio, Ĉinio ktp.). Do, kun aparta ĝojo ni ekkorespondus kun tieaj SAT-anoj.

Ni esperas kontentigi niajn korespondantojn, sed atentu, ke la anoj ankoraŭ ne estas sufiĉe spertaj, do unuatempe estu toleremaj.

Se iu hazarde ne ricevus respondon, li bonvolu sin turni, ĉu al la kontrolanto (K-do Jefremov — vidu supre), ĉu al la gvidanto (Samara, Uralskaja, 29, kv. 3, al K-do Ĵeleznjakov B.).

Korespondaĵoj estos vaste utiligataj en laborulaj kunvenoj, gazetoj, ankaŭ en murgazetoj de tuta Samara-Zlatousta fervojo.

Komisiite B. Ĵeleznjakov (5583).

[REKLAMO p.10] Ĉe la Adm. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, estas havebla la unua volumo de LA MIZERULOJ la majstroverko de [nelegebla] Victor Hugo, [nelegebla]. «La Mizeruloj» estas verko, kiu enhavas serion da ĉiuspecaj sociaj dramoj, skizitaj de l’artisma mano de filozofia romanpoeto; ĝi estas verko, el kiu ĉiu frazo enhavas pensigan penson; verko senfine diversa laŭ enhavo kaj brilanta laŭ stilo; verko, kiu abundas de kortuŝantaj, neforgeseblaj scenoj de granda tragedia forto kaj prenitaj el la realeco; verko, kiu prezentas trezoron de filozofiaj meditoj pri homoj kaj pri aferoj, kaj kiu enhavas ĉiujn literaturajn formojn de la idilio ĝis la epopeo; verko, fine, de nesuperebla beleco, kiun oni ne nur kuntrenate tralegas, ĵetate de unu emocio en alian — sed kiun oni centfoje relegos ĉiam trovante novajn belaĵojn. La prezo de ĉi tiu 248-paĝa volumo estas nur 1.20 g. mk. inkluzive afrankon. Mendu do senprokraste!

[REKLAMO p.10] Ĉu jam troviĝas en via esperanta libraro la unika verko, kiu ebligas komprenon de la homaj problemoj kaj historio, la unua proleta atlaso? Se ne, havigu al vi ĉi belan instruan verkon. MALGRANDA TERBIBLIO originale verkita en esperanto de Prof. D-ro FERD. SZERENYI. ENHAVO: 11 grandaj landkartoj kaj multaj skemoj kun klariga kunteksto sur bonega papero. Form.: 26×36 cm. Prezo: 1,80 g. m. Havebla ĉe la Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig-O-27 (Germanio)

— pàgina 11 —

SENNACIULO 245

NIA POŜTO

6184. — Via pakaĵo kun kovertoj revenis.

5448. — Necesas, ke vi pli klare k pli ordeme skribu viajn let. — Por 50 kop. ni ne povas enkadrigi anoncojn. La maja anonco alvenis tro malfrue.

5296. — Organizoj pagas minimume la duoblan kotizon. Adm.

7151. — Loko mankas por enmeti.

6351. — La traduko estas bona laŭ lingva vidpunkto k ritmigo. En la 2-a linio de l’unua verso la senprepozicia akuzativa formo estas neklara, k ni iom ŝanĝos, se ni okaze aperigos.

11 147. — Via informo estas tute tendenca k niaj anarkistaj K-doj certe akre protestus, se ĝin mi publikigus.

7113. — Loko absolute mankas por enmeti vian longan artikolon. Cetere la temo interesas nur malgrandan nombron el la legantoj de «S-ulo». Vi pridebatu la aferon dum fakkunsido en Göteborg.

V. S., Odessa. — Via versaĵo estas presinda. Ni aperigos okaze.

Al multaj. — Ni posedas ankoraŭ multajn «Tagojn», kiuj aperos nur laŭvice. Pro abundeco de tiu materialo ni eĉ kredeble estos devigataj, publikigi nur la plej interesajn.

7579. — Vi malprave riproĉas pri neapero de la artikolo pri RH, ĝi ja troviĝas en n-o 184. — Se estas loko, aperos via traduko el «R. S.»; la cetera materialo ne taŭgas por nia gazeto. Red.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Belgio. K-do Louis Suy, Rue de la prosperita, 15, Molenbeek-Bruxelles, petas liajn koresp-antojn respondi al li. Jam depost tri monatoj li nenion ricevis.

Bulgario. K-dino Tinka Kolarova (21 j.), str. Ovĉarska, 431, Sliven, dez. koresp. kĉl. pri virinaj k. lab. movadoj.

Ĉekoslovakio. K-do Rudolf Eltrich, Dammstr. 354, Grottau ap. Neise, dez. koresp. pri ĉ. temoj, kĉl. L. PK, PI.

Dancigo. — Lab. Esp. Grupo «Estonto» petas pardonon pro ne tuja resp. Multaj koresp-aĵoj alvenis. Ĉio estas respondota. Kurt Klaps, Karpfenseigen, 12, Danzig.

Finnlando. [nelegebla] liberigis preskaŭ 500 [nelegebla] Torggatan, 37, Wasa-[nelegebla], dez. interŝ. PI, PM, kĉl. Certe resp.

K-do Birger Skade, Onkilahdenkatu, 5, Wasa, dez. interŝ. PI, PM, kĉl. Tuj resp.

Francio. — Esp-istoj, naturamikoj ekskursantaj dum pentekosto al «Schwarzwald» pro renkontiĝo kun franciaj naturamikoj skribu al: K-do J. Wutte, Oberbetschdorf (Bas-Rhin).

K-do Lucien Miron, 7, rue Simart, Paris, 18-e, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. L, PK, PI.

Germanio. — Junulo dez. interŝ. L, PI, bfl. PM, kĉl., nepre resp. Adr.: Arno Benedix, 115-B, Neukirchen i. Erzgeb.

K-do K. Grohmann, Fleethstr. 2, Blumenthal (Weser), dez. koresp. pri ĉ. temo kĉl. ankaŭ Germanio.

Adresŝanĝo: Paul Speker, Waldstr. 4, b. Stoll, Gaggenau en Murgtal (antaŭe en Mannheim).

K-do Paul Speker, Waldstr. 4, b. Stoll, Gaggenau en Murgtal, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj L, PK, PI, bfl.

K-do Erich Dietrich (k. grupo) Dippoldiswalder Str. 19, Dohna i. Sa., dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.

K-do Dickhaut (fervojisto), Bahnhofstr. 15, II, Kassel, dez. koresp. kĉl. L, PI.

Hungario. K-do Laszlo Spierer, Ullöi-ut. 53/a, Budapest, 9, dez. interŝ. nur esp. gazetojn. Resp. garantiata.

Jugoslavio. K-do Leopold Mocker, Bajuza ul. 24, Vel. Bečkerek, dez. koresp. pri fakaj problemoj, precipe kun Gek-doj el Sovetio. Interŝ. PI kĉl.

— Sovetianoj atentu! Pro severa blanka teroro la koresp-ado kun Sovetio estas por mi danĝera, tial ne skribu al mi. K-do Slavko Josipović, Ilirska 48, Osijek, I.

Sovetio. K-do Petro Spodobin (21 j.), Ruza, Mosk. gub., dez. koresp. pri esp. komunista, radio-amatora, ateista k. ceteraj temoj, L, PI, esp-aĵoj.

K-do A. Nikitin, Timaŝevo, Samara gub., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

K-dino [nelegebla] Elistratova, Miŝiakova, Zavodskij d. 360, kv. 21, Sormovo ap. Niĵni-Novgorod, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj. Resp. garantiata.

K-do Aleksandro Kuprijanov, Modelnij ceĥ, 6596, Sormovo ap. Niĵni-Novgorod, kĉl. Resp. garantiata.

K-dino Anna Fadejeva, Vokzalnaja ul. 15 [?], Sormovo ap. Niĵni-Novgorod, kĉl. Resp. garantiata.

K-do Semjon Pritin, Ĉugunnolitejnij ceĥ, 5095, Sormovo ap. Niĵni-Novgorod, kĉl. Resp. garantiata.

K-do Boris Aksenov, Modelnij ceĥ, 6582, Sormovo ap. Niĵni-Novgorod, kĉl. Resp. garantiata.

K-do Vjaĉeslav V. Kalaŝnikov (financoficisto, 21 j. «1125»), Gruzinskij per. 6, kv. 6, Niĵni-Novgorod, denove invitas ĉl. Gek-dojn financ-, bank-, ŝparkas- k. asekuroficistojn koresp. pri fakaj demandoj. Mi tre miras, kial al mia unua anonco en «S-ulo» neniu resp. Ĉu ne ekzistas inter SAT-anoj ĉi-fakaj korespondemuloj? Al ĉiu skribinto mi garantias resp.

K-do L. Bulov, poŝte restante, Barnaul, Siberio, interŝ. PK, PI, PM kĉl. Resp. garantiata.

K-do V. Kalistratov, str. Nikitinska, 11, Barnaul, Siberio, interŝ. PK en div. koloroj kĉl. Resp. garantiata.

K-do O. Terjohin, str. 1-a Altajska, 84, Barnaul, Siberio, interŝ. PI, PM kĉl. Resp. garantiata.

K-do E. Potanin, str. Puŝkina, 18, Barnaul, Siberio, dez. interŝ. div. PI k. fotaĵojn kun fotoamatoroj el ĉl. Certe resp.

— Grupo de junaj laboristinoj-esp-inoj emas koresp. kun ĉl. junularo pri ĉ. temoj. Resp. garantiata. Adr.: Barnaul, Antel Tulejŝĉic, str. Puŝkina Civŝi «OSO-aviahim».

K-do Leo Metlickij, Staro-Mjasnickaja 8, kv. 13, Minsk, koresp. kun junuloj pri junula k. pionira movadoj.

K-dino E. Vaserman, Sovetskaja 125, kv. 20, Minsk, koresp. kĉl. (komencanta esp-ino).

K-do A. Gusev, Oktjabrskaja, 10, kv. 2, Minsk, koresp. kun korblaboristoj pri ĉ. temoj (komencanta esp-isto).

K-do I. Romer, Staraja Komarovka 6 linija 1, Minsk, kun lignaĵistoj pri ĉ. temoj (komencanta esp-isto).

— Radiistoj-amatoroj kun vi dez. koresp. pri radio-aferoj la kursanoj de radio-tehnikumo. Skribu al: Esperanto-Komitato de SEU, str. K. Markso, 98, loĝ. 12 (por radiistoj), Dnepropetrovsk.

— Grupo de lab. metalistoj dez. koresp. kĉl. laboristoj k. kom-istoj pri soc. k. lab. temoj. Certe resp. Adr.: K-do Nesterenko, Ekaterinovskaja, 66, Ejsk.

K-dino M. Modlina, Zavod Derevoobdeloĉnik, Borisovskij trakt, 36, Minsk, kun lignaĵistoj pri ĉ. temoj (komencanta esp-ino).

K-do Voldemaro Muravjov, Pedteknikumo, Ustkamenogorsk, Semipalatinskoj gub., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

K-do Georgo Ĥristoforov, Bazarnij per. 12, Ustkamenogorsk, Semipalatinskoj gub., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

Gek-doj! Nia esp. rondeto intencas aranĝi 25—30. 4. 28 unuan esp. ekspozicion k. prop. vesperon. La SAT-anoj estas petataj sendi al ni ekspozaĵojn, esp-aĵojn k. a. materialon L, PI, bfl. ktp. Helpu al ni! Adr.: K-do Paŭlo Ketov, Sennoj, 45, Ustkamenogorsk, Semipalatinsk. gub.

K-dino A. Senĉ, red. «Krasnij Altaj», Barnaul, Siberio (literaturistino), dez. koresp. kĉl. verkistaro, instruistaro k. jurnalistaro pri kulturaj k. politik-klerigaj temoj.

K-do N. Berstenjov, str. Gogolevska 65, Barnaul, Siberio, interŝ. PI, PM, kĉl. Certe resp.

K-do I. Lapunov, str. Mamontova, 51, Barnaul, Siberio, interŝ. PM, kĉl. Resp. garantiata.

— Barnaula partia lernejo koresp. kun ĉl. ruĝfrontanoj, burĝarmeaj soldatoj, lab- k. kamparanoj, junularo, virinaro, IRH k. lernejaro. Resp. garantias la SAT-peranto, Ŝ. Goldfeder.

— Esp.-rondetoj de «Pimzavod» (felt-botfabriko), Barnaul, Siberio, koresp. pri laborista, junulara, profesia, virina k. kultura movadoj kĉl. Interŝ. fotojn, jurnalojn, nacilingvajn gaz. ktp. Resp. garantias la SAT-peranto. Adr.: «Pimzavod», Nr. 2, Barnaul, Siberio.

— Grupo de gelernantoj dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Adr.: Ŝuja, Iv.-Voznesensk. gub., Poĉt. jaŝĉik, 52 al Esperanto-grupo.

K-do G. Djavadov, Strelkovaja 22, Aŝhabad (Turkmenio), dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

— pàgina 12 —

246 SENNACIULO

K-do T. Moskalev, P. O. Velikodvorje, Gusev, uezd., Vladimir. gub., dez. koresp. kun radio- k. fotoamatoroj, vitrajistoj alilandaj, L, PI.

K-do Eduardo Dalder (studento), Poteŝkaja 3, kor. 2, k. 15, Moskvo — 61, dez. koresp. kĉl.

— Esp. grupo dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata. Adr.: K-do I. Sklemenov, Komsomolskaja 35, Petrovsk-Zabajkalskij D. V. K. (Siberio).

K-do V. T. Ĥoroŝev, Leningradskoje ŝosse 64, kv. 14, Moskvo-40, dez. interŝ. nur PK, bfl. kĉl.

— Kun liberpensuloj ĉl. (individue k. kolektive) koresp. ateista ĉelo milicana. Adr.: K-do F. Cibulnikov, 1, Serpuhovsk. pr. 9, kv. 10, Moskvo-26.

— Sebastopola Soveto de Sendiuloj dez. koresp. kun diverslandaj liberpens. asocioj pri metodoj de laboro. Adr.: Labesko, Seminar Bezbojnikov. str. de Trockij, 30. Sebastopolo.

Svedio. K-do Sven Wikström, Thulegat. 37, Sundsvall, dez. koresp., interŝ. PK k. amatorfotaĵojn.

ALVOKO

«Kurska Komitato de SEU» petas tutmondan esperantistaron sendi al Kurska Laboristaro unuamajajn salutleterojn. Helpu al ni antaŭenigi la intereson al esperanto-movado inter kurskaj laboristoj. Montru esperantistan solidarecon.

Adresu: USSR, Kursk, Str. de Lunaĉarskij 4. Dom Rabprosa. Al Esperanto-Komitato.

Urbo de Infanoj! Konkurso!

Ni dez. koresp. kun infanoj k. junuloj de la tuta mondo (ĝis 18 j.) Temoj: pionir-vivo, radio, naturscienco. Ni konatiĝos vin kun nia interesa infana urbo. Skribu multnombre. Resp. garantiata. La plej interesa L aŭ la plej bela PK estas premiata. — Premio I: «La Kemio de la Universo.» Premio II: Kolorigita arta portreto de Lenin. Adr.: USSR, Odessa, Detgorodok, 4-a Stacio, Esp.-Grupo.

AŬSTRIO. ALLE-Grupo 10 (50 membroj) deziras korespondadi kolektive k. individue per PK, L, kun Labor. Esperantistaj grupoj kaj membroj pri diversaj temoj. Escepte de Germanio kun la tuta mondo. Adreso: Aŭstria Laborista Ligo Esperantista, Grupo 10 (Laborista Hejmo) Laxenburger Str. 8—10. Vieno X.

Gekamaradoj! SAT-anoj!

Ni petas vin, ke el la gazetoj, jurnaloj ktp., en kiuj aperis la nekrologo pri K-do Eŭgeno Landler, estinta ĉefkomandanto de la hungaria Ruĝa Armeo, vi sendu 3—5 ekz-ojn, (sed ne gazeteltranĉojn).

Same ni petas la Gek-dojn precipe en Sovetio, Francio, Belgio, Germanio, Aŭstrio kaj en la estintaj hungariaj teritorioj, ke ili avertu ĉiujn hungarlingvajn proletojn, kiuj eble havas leterojn, fotojn k. personajn rememoraĵojn, epizodojn, parolojn kun la mortinta K-do, ke ili sendu aŭ sciigu pri ĉio al la ĉi suba adreso.

Gek-doj el la tuta mondo! Certe vi pruvos la praktikan valoron de esp. por proletaj celoj, k. vi kunhelpo sukcesigos nian tre gravan laboron. Se estas dezirate, ĉiuj elspezoj estos rekompencataj! Adreso por ĉio: Arbeiterbuchhandlung (K.E.K), Alserstrasse 69. Wien VIII (Aŭstrio). Frataj presorganoj [nelegebla] estas petataj represi tiun ĉi peton.

Kun SAT-anecaj salutoj k. antaŭdankoj: 246.

ATENTU!

Geesperantistoj k. redakcioj tutmondaj! En komenco de majo 1928 en urbo Kohma estos organizata esp. ekspozicio k. solena propaganda vespero kun spektaklo pro la jarjubileo de nia organizo. Sendu propagand-materialon al jena adr.: Kohma, Iv.-Voznesenskoj gub., poŝtkesto 16, al Esp. Organizo (USSR). Resp. garantiata.

ATENTU!

Grupo de fervojistoj (15 h.) deziras interŝanĝi L, PI, PM, papermono, malnovajn gazetojn, jurn. ktp. Kun ĉiuj landoj pri ĉiuj temoj. Respondo garantiata. Adr.: Sovetio, st. Smolensk, ĵel. dor. Klub Oktjabrskaja Pobeda, Krujku esperanto.

Sebastopola Labesko petas ĉiujn siajn korespondantojn, personajn koresp. de K-dino Lisiĉnik k. ĉiujn helpemajn K-dojn sendi por 1. majo malgrandajn skiz-salutojn. Koresp. ankaŭ estas petataj sendi siajn fotojn. Loka gazeto disponigis por ni apartan folion. Ni faru ĝin bonenhava k. vere internacia. — Se eble, la salutoj estu sendataj en nomo de organizoj, kie vi laboras. Ĉion urĝe sendu al adr.: Sebastopolo, str. Trockij 30, Labesko.

[REKLAMO p.12] La Esperanta Vortfarado laŭ la Fundamento [nelegebla]. Unika verko en nia lingvo, kiu detale pritraktas la derivadon kaj la signifon de l’afiksoj kaj de l’prepozicioj. La sola libro, kiu faciligos al vi la komprenon de la vortfarada meĥanismo. Prezo: 1,80 mk. g. Havebla ĉe Administracio de SAT

[REKLAMO p.12] ATENTU! ATENTU! Eldonaĵoj de Internacia Socia Revuo. Malmultekosta literaturo — Inkluzive afrankon! Kiel estas konate ekzistis antaŭ la milito esperanta socialista organo «Internacia Socia Revuo». La administracio de ISR ankaŭ aperigis serion da eldonaĵoj en esperanto. Ĉi tiuj eldonaĵoj nun estas aĉeteblaj ĉe la Adm. de SAT, je tre malaltaj prezoj. Ĉiuj broŝuretoj eĉ havas historian valoron en la esp. movado. Tuj mendu! — Jen la plena kolekto:

Prezo:
1. La evangelio de la horo, de Paul Berthelot, 24 pĝ. 0,15 mk. g.
2. Kio estas socialismo?, parolado de E. Ferri, 32 pĝ. 0,20 „
3. Pri la esenco de konstitucio, parolado de F. Lassalle, 30 pĝ. 0,20 „
4. La piramido de tiranio, de F. D. Nieuwenhuis, 32 pĝ. 0,20 „
5—6. La reforma mono de Silvio Gesell, parte orig., 48 pĝ. 0,25 „
7. Por ataki kaj defendi, parolado de W. Liebknecht, 32 pĝ. 0,20 „
8. La salajro, de P. Kropotkin, 22 pĝ. 0,15 „
9—17. La mizeruloj (I), de Victor Hugo (fama verko) 248 pĝ. 1,20 „
18. La forto de la fortaj, de Jack London, 20 pĝ. 0,15 „

Ĉiuj naŭ numeroj kune, esceptite «La Mizeruloj» kostas 1,— mk. g.

Krome ni posedas ankoraŭ malgrandan kvanton da: Krimoj de dio, de S. Faure, 32 pĝ. . . . prezo: 0,20 mk. g.

Eluzu la okazon! Tuj mendu!

Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (Germ.)

ENHAVO:

paĝo
Unua de Majo 235
Proklamo okaze de la unua de Majo 236
La hodiaŭa Usono 236—37
La nacia problemo en Alĝerio kaj Tunizio 237
Pri la noktaj sanigejoj en Sovetio 237
Labor-perado kaj Senlaborula Asekuro en Germanio 238
La Germana Laborista Samaritana Asocio 238
El la faŝista Italio 239
Nia Klubo 239
Nia soveta labor-lernejo 239
Por Radio-amatoroj 239
Faktoj kaj komentoj 240
Mia Laborejo 240
Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo 240—41
La brako de la generalo 241
Por nia distro 241
Trimil tricent sepdek naŭ tagoj 242
Nova Internacio 242
Tra Esperantio 243—45
Korespondado — Anoncoj 245—46

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 187, 3 de maig de 1928

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

4-a Jaro. N-o 187 — APERAS SEMAJNE — 3. Majo 1928

[BILDO p.1 | 44,3,56,12] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», emblemo de Sennacieca Asocio Tutmonda, en la mezo de la kaplinio.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

La kreskado de la laborista movado en Japanio

Per siaj lastaj elektoj Japanio unuafoje efektivigis la ĝeneralan voĉdonadon, almenaŭ por la viroj. Kio speciale karakterizas tiun ĉi baloton, estas la fakto, ke la laboristaj partioj havas kelkajn elektitojn. Kaj, kvazaŭ hazarde, la sekvantan tagon post tiu ĉi opiniesprimo la registaro de l’ barono Tanaka malkovris revolucian komploton kaj malliberigis preskaŭ 500 ekstreme-maldekstrajn aktivulojn. Azio pli kaj pli similas al Eŭropo.

Nur malrapide alvenas sciigoj Eŭropon pri tiuj abomenaj agoj, ĉar la japana cenzuro malpermesis ĉiun komunikon pri la afero kaj nur lasttempe nuligis tiun malpermeson. Tiuj novaj kontraŭlaboristaj persekutoj klare celas savi la grandajn posedulojn, kiuj formas la kernon de l’ registara partio, kontraŭ la danĝero, kiu ilin minacas flanke de la kamparana movado. Unuiĝon inter industrilaboristoj kaj kamparanoj oni nepre celas malhelpi.

Japanio renoviĝas ankoraŭfoje. Estas lando, kies evoluoj estas rapidaj kaj kie la ideoj vojiras kun forto, eĉ kiam troviĝas ministroj por ilin kontraŭbatali. Oni multe parolis pri la facileco de l’ adaptiĝo kaj asimiliĝo de l’ japanoj. Ĉiuj niaj tezoj, niaj doktrinoj estas diskutataj ĉe ili kun tia entuziasmo, kian ni ne plu konas. Tiu ĉi maljuna popolo restas eterne juna, kaj povus esti, ke ĝi rezervas al ni multe da surprizoj.

Neniu forgesis la revolucion de l’ jaro 1868. Ĝi distingiĝis per la renverso de l’ feŭda reĝimo; sed ankaŭ per la anstataŭigo de l’ imperia absolutismo per la oficiala regado de l’ palacestroj. Plej grave estis, ke Japanio, ĝis tiam limigita en si mem, larĝe kontaktiĝis kun la Okcidento kaj kun Ameriko. Rezultis por ĝi alfluego de novaj ideoj. Samtempe ĝi ĵetiĝis sur la industriismon, kreis fabrikojn kaj partoprenis la internacian komercon.

En jaro 1889 estis proklamata la konstitucio. Fakte ĝi nur estis trompaĵo. La oficiale ekstermita feŭdeco estis sin transvivinta. La malnovaj klanoj simple transformiĝante alprenis politikajn etiketojn. La grandaj familioj regis la ĉambrojn, kie ili enoficigis siajn kreitulojn, kaj ĉiu ministerio devis tiaforme kunmetiĝi, ke ĉiu klano ricevis siajn garantiojn. La tiama politika Japanio havis multajn parencecojn kun la Anglio de l’ 18-a jarcento.

Transirante al ĝenerala voĉdonado, ĝi trapasis la saman evoluon kiel Britio. Oni ĉeestis serion da luktoj inter malnovaj klanoj, kiuj interdisputis pro la potenco. Iuj inter ili restis pure aristokrataj; aliaj emis sin apogi sur la amasoj. Tiel oni paŝis en tiu ĉi jaro de 2½ milionoj al 12 milionoj de elektantoj.

La industrio pli kaj pli disvolviĝis, sampaŝe la laborista movado, kiu protestis kontraŭ la kondiĉoj de l’ Laboristaro. Oni provis pacigi ilin, donante al ili — kiel en Francio en jaro 1848 — la voĉdonrajton.

Sed tio nur estis etapo. Ekaperas nova Japanio, kie la revolucia propagando disvastiĝas kiel aliloke, kaj kiu havas socialistan kaj komunistan partiojn. La lando de l’ «samurais» kaj de l’ «hara-kiri» familiariĝis kun la doktrino de Marks, kun la teorio de l’ klasbatalo kaj de l’ proletara diktaturo.

Milionoj da kamparanoj estas elradikigitaj, kaptitaj de la fabrikoj, fariĝis industriaj dungitoj. Ili spertis, kiel la ĉiniaj kulioj, kiel la hindoj, kaj pli ankoraŭ ol la eŭropanoj, la longajn labortagojn kaj la malaltajn salajrojn. Kiam oni esploras, kiom da centimoj akiris iam ŝpinisto aŭ teksisto en Kobe aŭ Osaka por 16 horoj da laboro, oni estas surprizita, ke tiu ĉi reĝimo povis sin teni tiel longe. Japanio estis vera laborista infero, kaj se la kondiĉoj de tiuj proletoj iomete pliboniĝis, ili ŝuldas tion nur al siaj propraj penadoj.

La unuaj sindikatoj stariĝis post la jaro 1880: tiu de l’ presistoj en j. 1884, de l’ metalistoj 1889; tiam kreiĝis en j. 1897 Amika Societo de l’ Laboristoj laŭ la modelo de l’ usonaj Tredjunioj. Tiam malfermiĝas la periodo de la grandaj strikoj; tiutempe ankaŭ etendiĝas la socialistaj ideoj. En j. 1901 la malgranda laborista partio, naskiĝinta en Nagasaki fine de l’ 19-a jarcento, aliĝas al la Internacio, kaj oni memoras la emocian scenon dum la Amsterdama kongreso en j. 1904, kiam la rusa delegito Plekanof kaj la japana delegito Sen Katajama ĉirkaŭprenis sin sur la tribuno, dum la kanonoj tondris en ekstrema oriento.

La socialismo fariĝas minaca, kaj la registaro persekutas. En j. 1910 estas proceso kontraŭ Kotoku kaj kunuloj. — La mondmilito havis la samajn efikojn kiel aliloke: mizeriĝo de la loĝantaro, skandaloj de novriĉuloj, nova kaj pli aktiva disvastiĝo de l’ socialistaj ideoj.

— pàgina 2 —

248 SENNACIULO

Marks estas sur la tagordo de ĉiuj universitataj kluboj. En j. 1921 la Amika Societo transformiĝas en Ligon de sindikatoj, kiu nombras preskaŭ 230 000 membrojn.

Vane la regpotenco furiozas kun pli granda perforto kaj rifuzas leĝigi la statuton de l’ sindikatoj. Vane ĝi proklamas esceptajn leĝojn, kiel en jaro 1925¹). Ĝi ne sukcesas haltigi la movadon, kiu fortiĝas samgrade kiel la kapitalismo mem.

Jen la nova Japanio. Kaj kiam ĉiuj landoj de l’ ekstrema oriento hodiaŭ fermentas sub la multoblaj influoj, la grandegaj homamasoj moviĝantaj en la japania insularo evoluas kun kapturniga rapideco.

Eŭropano.

¹) Tiu escepta leĝo, nomata en Japanio la «leĝo kontraŭ la danĝeraj pensoj», punas per malliberigo kaj eĉ punlaboro (ĝis 10 jaroj) ĉiun personon, kiu apartenas al unuiĝo, kiu celas la ŝanĝon de l’ konstitucio aŭ la forigon de l’ sistemo de privatposedaĵo.

LA HODIAŬA USONO

(Vidi la antaŭan n-on)

II

Se la morala atmosfero de l’ usona socio tiom diferencas de tiu de Eŭropo, rilate al la industrio transoceana kaj eŭropa du mondoj esence malsimilaj malkovriĝas al niaj okuloj.

La rasa diferenco retrovas sin en ekonomia kampo. Ekzistas inter la origina elemento kaj la nove-venintoj neasimileblaj vera hierarkio de sociaj funkcioj. La nedezirataj de mediteranea kaj orientana origino ĝenerale estas malriĉuloj pelitaj de la mizero kaj de «pogromoj», pretaj akcepti ĉiun ajn okupon, la plej penigan kiel la plej naŭzan. El iliaj vicoj fakte rekrutiĝas la plimulto el nekvalifikitaj laboristoj kaj grandindustriaj manlaboristoj: malklera kaj kompatinda amaso, kiu vivas malestimata de veraj amerikanoj.

Ĉi lastaj, vera aristokrataro laŭ deveno kaj funkcioj, liveras al la socio siajn neanstataŭeblajn kadrojn kaj al la ekonomia organizo solidan fundamenton. La industria stabo estas do en iliaj manoj, kaj ili ankaŭ havas la plimulton en kelkaj metioj (ekz. mekanikistoj, elektristoj) kiuj postulas certajn teknikajn konojn.

Al amerikanoj do, direktanta rolo; al la amaso de nove-venintoj la malsuperaj bezonoj, kiuj postulas la muskolan forton kaj la korpan laciĝon. Se oni volas trovi kelkparte analogajn laborkondiĉojn, oni ne devas pensi pri Eŭropo, sed pri iuj koloniaj socioj. Tie troviĝas malplimulto, la blanka aristokrataro, kiu prenas sur sin la gvidon de l’ laboro, kaj la amaso da indiĝenoj, kiu plenumas ĝin. Anstataŭu tie la blankulon per la amerikano kaj la indiĝenon per la nedezirato, kaj vi havos ion similan al la laborkondiĉoj en nuntempa Usono.

Sed ni ne daŭrigu pluen la komparon. La amerikana aristokrataro ne estas kasto. Proporcie kun la amerikaniĝado de la malsupera amaso, kiu samtempe ŝanĝas bezonojn, tendencojn kaj okupojn, kies vivnivelo leviĝas, ĝi enirigas tien siajn plej bonajn elementojn — laŭ rigore amerikana vidpunkto — tieldire la plej asimiliĝintajn.

Ĉiuokaze, oni tuj vidas, kiu kategorio de manlaboristoj maloftiĝis pro la haltigo de l’ slavo-latina enmigrado. Sed oni eble ne sufiĉe imagas, ke tiu ĉi memvola limigo de l’ nombro da disponeblaj brakoj havis ĉefan konsekvencon: la altiĝon de l’ salajroj. Kaj ĝi ricevos tutan sian signifon, se oni pripensas, ke depost 1921 ĝia kurbo sekvis kontinue suprenirantan linion, dum kontraŭe la vivkostoj senteble malaltiĝis. En jaro 1925 «la diferenco estas tute evidenta kun la indekso 159 por la pograndaj prezoj, 173 por la podetalaj prezoj kaj la indekso 238 por la salajroj».

Ankaŭ la usona laboristo estas multe la plej bone pagata de l’ mondo. Manlaboristo perlaboras meze 3—5 dolarojn tage; kvalifikita laboristo 5—10.

La usona laboristo ĝuas vivnivelon superan al tiu de kiu ajn eŭropa laboristo. Kaj la plimulto de l’ loĝantaro vivas en kondiĉoj de komforto rezervitaj en Eŭropo al la klasoj privilegitaj: centra hejtado, banĉambro, lifto kaj telefono aplikiĝas en la tuto de l’ apartamentoj. Kaj — certe pruvo de l’ ĝenerala bonstato — Usono posedis en jaro 1925 mem preskaŭ 20 milionojn da aŭtomobiloj el monda tutkvanto de 24½ milionoj. Tuta laborista familio posedas sian veturilon, ĉiu el la filoj jam maturaj havas la sian. La laboristoj veturas per aŭto al sia laborejo. Kaj estas por eŭropano neatendita spektaklo vidi ĉe la pordo de la fabrikoj kaj de la konstruejoj centojn da aŭtoj ĉiumarkaj. Tie la uzado de l’ aŭtomobilo estas tiel popularigita kiel ĉe ni la aplikado de l’ biciklo. Jen, cetere, plia okazo konstati, ke Ameriko kaj Eŭropo ne parolas la saman lingvon: kion unuflanke oni nomas lukso, sur la alia estas konsiderata kiel normala ekzist-kondiĉo.

Tiuj ĉi laboristoj, bone pagataj, havas gustojn kaj bezonojn nekonatajn de granda parto el la eŭropa loĝantaro. Konsumantoj same kiel produktantoj, ili estas por la usona grandindustrio unuaranga klientaro.

Sed kiel tiaj salajroj estas eblaj? — Usono konsistigas interne de siaj limoj grandegan merkaton de 8 milionoj da kvadrataj kilometroj, kaj tio unupece; unu grandega dogan-unuiĝo, kiu etendiĝas de unu oceano al la alia. Kia diferenco je Eŭropo, precipe la postmilita, pikilbarita de doganaj bariloj, kiuj malhelpas kaj senenergiigas la produktadon.

La usona industrio krome komprenis redukti siajn kostojn. La seria produktado estas la plej konata el ĝi procedo; sed ĝi ne estas la sola. La usonanoj scias akiri el la manlaboro sian maksimuman produktokvanton per la lertaĵo de l’ tajlorigo tiagrade perfektigita, kiel ne estas konate en Eŭropo. La laborkondiĉoj ĉe Ford donas pri tio okulfrapan ekzemplon. Ĉu oni en Eŭropo povas imagi laboriston, kiu dum sia tuta vivo plenumas la samajn aŭtomatajn movojn kaj pasigas siajn 8 horojn ĉiutage ŝraŭbante la saman ŝraŭbingon al la sama loko per sama lada plato? —

En tiaj kondiĉoj la specialaj karakteroj de l’ usona industrio nur povas evidentege kontraŭi tiujn de l’ eŭropa produktado. Ne postulu de la unua originalan personan kvaliton, individuan guston aŭ profesian amon. Tio estas propra al la industrio de l’ malnova mondo, kiu aperigas individuistan socion kaj artemajn tendencojn. En Ameriko la fabrikado estas antaŭ ĉio kolektiveca, sennoma kaj ĉie simila al si mem: tio estas reala malsupereco.

Por ĉio, kio ne volonte akceptas la serian produktadon, Usono do ne povus elteni la komparon kun Eŭropo. Kaj la dogana baro restas por ilia industrio kiel sendiskuta neceseco. (Finota.)

Laŭ G. Vallée (en «La Granda Revuo», Paris), kompiltrad. N. B.

★

Letero el Estonio

Ĉe la debatoj pri la ŝtata buĝeto oni konstatis, ke estis utiligataj ĉiuj enspezoj por ekvilibri la buĝeton. Kaj oni ankaŭ konstatis, ke ne estis eble ekvilibri la buĝeton, ĉar la elspezoj ĉiam pli kreskadas kaj la impostpaganto estas ekstreme troŝarĝita. La ŝtatestroj mem tion konstatis per la vortoj: „Postuli de impostpaganto tro multe, signifas ĉesigi lian toleremon kaj tiam . . .» — Por eviti tion, oni trovis alian vojon: la nerektajn impostojn, ne tiel rimarkatajn de la regatoj, kiuj povas kulpigi la fabrikantojn pro altigo de la varprezoj. Trafa ekzemplo estas la kontrakto kun usonsveda alumettrusto pri la monopolo de produktado kaj vendado de alumetoj en Estonio. La registaro ricevas unuoble 3 milionojn da kronoj kaj estas garantiata 7-miliona eksterlanda prunto en svedaj kronoj, kaj la trusto rajtas

— pàgina 3 —

SENNACIULO 249

ekspluati la popolon dum 28 jaroj. Jam nun montriĝis la rezultoj: antaŭe unu paketo da alumetoj kostis 12—13 sendojn[?]¹), nun 20 kaj pli. — Projektataj estas ankaŭ aliaj similaj monopoloj.

La «Sennaciuloj»

Kiel konate, troviĝas en la tuta mondo la rusaj elmigrintoj, interalie en Estonio laŭ burĝa informo 18 mil, dum la lando havas 1 150 000 loĝantojn kaj ĉirkaŭe 25 000 industriajn laboristojn. La elmigrintoj sukcese konkuras kun «naciaj» laboristoj, ĉar la entreprenistoj preferas la elmigrintojn pro ilia humileco, toleremo kaj sklavemo. Ili estas kontentaj kun plej malalta salajro, per kiu la estoniaj laboristoj ne scipovus vivi. Tion skribas la burĝa ĵurnalaro.

Ni proletoj devas konkludi el tio, ke la entreprenistoj estas veraj «sennaciuloj»: ili estas pretaj dungi kiun ajn, se nur ili gajnas al si profiton, dum la samaj entreprenistoj admonas kun siaj helpantoj la Laboristaron ami sian patrion, nacion, defendi ĝin ĝis la lasta sangoguto. Tio signifas defendi la profiton, bonstaton de fabrikanto, defendi malbonstaton de Laboristaro. Laboristo, konvinkiĝu, ke vi nek patrion nek nacion havas!

(10 438)

¹) Ni ne komprenas tiun vorton. Refoje ni ĉi-okaze atentigas la verkantojn, ke ili indulgu la Legantaron kaj zorge pripensu la terminojn de ili uzatajn. — Red.

★

Purcel pri la hindaj laboristoj

K-do Purcel skribas en Daily Herald 16. 4. (Ĉiutaga Heroldo):

Transpasas mian komprenon, kiel homoj en tiu lando permesis tian teruran staton, kian mi vidis en Hindio, lando kun mirindaj materiaj kaj naturaj riĉaĵoj. El 350 milionoj da loĝantoj proksimume 300 milionoj ne scias skribi nek legi kaj vivas en malvastaj kabanaĉoj sen fenestroj kaj iaj higienaj kondiĉoj, havante plej multe nur kelkajn ŝilingojn semajne por vivteni siajn familiojn. Ilia nutraĵo en plej multaj okazoj konsistas el kelkaj plenmanoj da rizo, kaj estas tute neeble por ili ricevi pli ol la minimumon da vestoj.

La kondiĉoj, sub kiuj la hindaj laboristoj vivas, estas makulo por la civilizacio. La kapitalista klaso malbontraktas la popolon tie, kiel alie, kaj la hindaj mastroj estas tiel malbonaj kiel la britaj. La paga elcento de l’ hinda laboristo proporcie al la blanka estas 1 : 25. La sola espero por la hindaj laboristoj estas en la sindikat-organizo . . .

BLANKA TERORO EN SENDEPENDA POLIO

Polico dispelas kunvenon de Liberpensuloj

Pri la arestoj dum la kunveno de poliaj liberpensuloj la SAT-anaro verŝajne jam eksciis el la ĉiutaga gazetaro. Kiel delegito al tiu kunveno mi donos kelkajn detalojn, kiuj klare montras, en kiaj politikaj kondiĉoj troviĝas la polia Laboristaro.

Por la 8-a kaj 9-a de aprilo 1928 estis aranĝita en Lodz kunveno de Polia Liberpensula Asocio (sekcio de l’ Internacio de Proletaj Liberpensuloj en Vieno), por kiu la asocia estraro en Varsovio havigis al si permeson de la ministerio por internaj aferoj. Oni volis tiuokaze ankaŭ aranĝi grandan publikan kunvenon, dum kiu la delegitoj en 6 lingvoj (pole, germane, blankruse, jude, ukraine kaj esperante) parolus al la amasoj. Sed, kvankam la koncernaj afiŝoj jam estis pretaj, la polico en la lasta momento malpermesis la publikan aranĝon. Restis do nur la kongreskunsido.

La 8-an antaŭtagmeze okazis en la ejo de la komerclaboristoj la solena malfermo en ĉeesto de 126 gedelegitoj, kelkdek gastoj kaj . . . 3 polickomisaroj, el kiuj interŝanĝe 2 restadis dum la tuta daŭro de l’ kunveno. Post kanto de Internacio sekvis buŝaj salutoj de diversaj organizoj. Inter aliaj salutis en la nomo de la komunista parlamentfrakcio en Polio deputito K-do Bitner (kun bandaĝita kapo — rezulto de la batoj ricevitaj en la «parlamento»), iu K-do el okcidenta (polia) Blankrusio, kiu atentigis pri la nun en Vilno okazanta proceso kontraŭ Hromada, kaj en la nomo de SAT esperantlingve estrarano de l’ esperanta sekcio ĉe la lodza filio de PLA.

Plue estis legataj skribaj salutoj, inter ili kelkaj peresperantaj, por kiuj ni dankas ĉi-loke. Sekvis raportoj kaj interkonsiliĝoj, kiuj por la legantoj de «S-ulo» ne havas specialan intereson. Tiel daŭris 2 tagojn. Estas karakterize, ke la «sinjoroj» polickomisaroj konstante penis trovi «kontraŭŝtatajn krimojn» kaj multfoje haltigis la oratorojn. Fine ili opiniis, esti trovintaj tian «krimon». Okazis tiel: Post aprobo de diversaj rezolucioj (ankaŭ priesperanta, tekston vidu aparte) estis legata rezolucio, en kiu estis postulataj konvinklibero kaj liberigo de 6000 politikaj malliberuloj poliaj kaj estis sendataj salutoj al la nun en Vilno juĝataj batalantoj de la blankrusa kamparana unuiĝo Hromada.

Oni ne sukcesis finlegi la rezolucion, ĉar tiumomente ekstaris polickomisaro kaj ekkriis: «En la nomo de leĝo mi fermas la kunvenon kaj ordonas disiron!»

La kunvenintoj kaj la gastoj responde ekstaris, hore kantis Internacion kaj direktis sin al la pordego. Sed la solidara, orda sinteno de la kunvenintoj, precipe la laŭta kantado de Internacio tiel kolerigis la policanojn, ke ili senprokraste — postkiam nur kelkiuj sukcesis eliri — fermis la pordegon, venigis la tutan stabon de la lodza «defensivo» kaj rekondukis nin en la ĉambregon. Tie uniformitaj kaj civilaj «defensiv»-anoj traserĉis laŭvice la poŝojn de ĉiu kunveninto.

Tiu procedo daŭris de la 19-a horo ĝis la 1-a nokte. Kelkdek «suspektinduloj» estis en 2 aŭtomobilegoj forkondukataj arestejon. La plejmulton oni sekvintatage ellasis, sed kelkiuj ankoraŭ ĝis nun (semajnon post la okazintaĵo) sidas en malliberejo.

Dum la kunveno estis ankaŭ aranĝita malgranda esperanto-ekspozicio.

Iu el multiuj.

Milionoj da esperantaj lernolibroj estas jam disvenditaj, dum esperantaj gazetoj inter la plej legataj havas nur kelkajn milojn da abonantoj.

En tio kuŝas la malforteco de nia movado.

Kiu varbis unu abonanton al «S-ulo», tiu pli utilis al la esperanta afero, ol se li disvendus dek lernolibrojn.

★

Pri malsanula asekuro en Germanio

Mi laboras en granda fabriko kiel maŝinlaboristo. De mia semajna salajro, 38 ormarkoj por 48 horoj, estas deprenataj 1,53 mk. por la malsanula asekura kaso.

Antaŭ kelkaj tagoj mi malsaniĝis kaj ne plu povis labori. De la kaso mi ricevis kuracan kaj medicinan helpon plus subtenon ĉiutagan de 2,95 mk. Laboristo ĉiam nur ricevas la plej malmultekostan kaj malbonan medicinon. La mia kostis 2,70 mk. Ankaŭ oni mem devas pagi 10% da medicina kosto. Sed eĉ tio jam verŝajne estis tro alta elspezo por la kaso. Post oktaga malsano la estro de la asekura kaso irigis min al la fabrika kuracisto (speciale pagata de la firmo). Tiu altkreska «filantropo» esploras la malsanulojn kiel bestojn. Rilate al mi li same agis, mi sentis min kiel en milita esplorejo, por esti nomata «militkapabla» (en germana lingvo oni por tio havas la mallongigon «K. V.»). Kvankam mi ankoraŭ estis malsana, tiu «ankaŭ»-kuracisto deklaris min laborkapabla kaj sana. Li raportis tiasence al la administrejo de la kaso. Ĉar ju pli da malsanuloj li deklaras laborkapablaj,

— pàgina 4 —

250 SENNACIULO

des pli alta estas lia tarifo. Ĉu ekzistas pli profitdona negoco?

Tiu metodo estas tre ofte aplikata de la malsanul-asekuraj administrejoj, por malaltigi la nombron de malsanuloj. Speciale la fabrik-kasoj estas la plej malbonaj, ĉar por la fabrik-direktoroj ja ne ekzistas homoj aŭ laboristoj, sed nur objektoj, profitiloj.

Mi kompreneble devis eklabori laŭ la atesto de l’ fabrikkuracisto; aliel mi estus maldungita kaj konsiderata kiel «ŝajniganto». Kompetenta nur estas la fabrikkuracisto, aliaj ne estas rekonataj. Se akcidentoj okazas en la fabriko, ĉiuokaze la laboristo estas kulpigata pro malatento. Teorie la asekura leĝo bonaspektas, sed praktike ne helpas al laboristo. La asekura administracio kompreneble preferas, se laboristo pagas siajn kotizojn laŭorde, neniam malsaniĝas kaj laboras, ĝis li mortaĉas en la laborejo aŭ iamaniere.

Liberecano (4160).

[REKLAMO p.4] GRANDA KONGRESAFIŜO trikolora aperis por varbi al nia 8-a Kongreso en Göteborg. ĈIU PROPAGANDISTO tuj havigu al si senpage per la Kongr. Komitato, Box 73, Göteborg.

TRIMIL TRICENT SEPDEK NAŬ TAGOJ EL MIA VIVO

(Fino)

Kion do diris la instruista klaso, la gardantoj de l’ klereco, kiam frenezaj fanatikuloj metis la pugnojn kontraŭ ĝia intelekta libereco?

Ĝi restis muta kiel ŝafido al buĉo tirita. En la islanda instruista klaso vi nur trovas malkuraĝajn panakirantojn sen ia pli nobla idealo.

Nun mi verkis tre longan kaj akran artikolon, kiun mi nomis Eldvigslan (La fajra inaŭguro). Ĝi aperis en socialista gazeto kaj estis legata en ĉiu domo de la lando, kaj ĝi faris grandan efikon.

Post tiuj ĉi faroj, la 3-an de decembro 1925, mi veturis al Svedio kaj restis en Stokholmo dum la vintro. Tie mi studis politikon, beletristikon kaj svedan popolkarakteron. En majo mi vojaĝis de Stokholmo al Danio kaj restis en Kopenhago ĝis la 28-a de julio. En tiu ĉi supernerva urbo mi studis «popolmemoraĵojn», ĉar la Karlsberga fondo proponis al mi malgrandan subtenon por kolekti tian sciencon en Islando. —

En Islando mi havas bonan amikon, lertan kuraciston, kiu lastan aŭtunon aliĝis al SAT. Li estas lerta politika gvidanto kaj granda saĝulo. Li lernis esperanton tre bone antaŭ dekok jaroj. De tiam li ĉiam legis esperantajn librojn kaj gazetojn. Pro lia influo mi komencis lerni esperanton en la printempo de jaro 1925. Dum tiu somero mi legis malgrandan lernolibron kaj unu fabelon de H. C. Andersen. En Stokholmo mi aĉetis multajn esperantajn librojn, sed mankis tempo por esperanto-studado. Veninte al Kopenhago, tiu penso okupis mian cerbon kun forta konvinko, ke mi devas lerni esperanton tiel bone kiel mian patran lingvon kaj fariĝi esperanta verkisto. La sperto lernigis al mi, kiom da tempo la islanda popolo oferas por lingva studado, ofte sen ia rezulto; kiajn barojn prezentas la lingva diverseco por internacia komunikado. Kaj la esperantista idealo ravis mian intelekton. Sed mi ne povis elporti rigardi senlabore la bataladon de tiu ĉi grandioza idealo. Mi sincere deziris helpi laŭ mia malgranda povo kaj malbona situacio. Kaj senprokraste mi komencis denove mian esperanto-studadon. En Kopenhago mi renkontis kelkajn helpemajn esperantistojn. Inter ili mi unue provis paroli esperanton.

Mia ĉiutaga laboro estas jena: Skribi artikolojn por la socialistaj gazetoj kaj revuoj pri politikaj aferoj, filozofiaj problemoj kaj esperanto, studi socialismon, religiojn, filozofion kaj beletristikon, kolekti vortojn el la popola lingvo kaj popolmemoraĵojn. Precipe

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

STUDO

(Daŭrigo dudektria)

Kiel oni kreas patriotan ideologion

Oni kvazaŭ ĉeestas la naskiĝon de novaj nacioj. Kaj la patriotismo estas la nuntempa religio, kiu plej bone kaj facile disvastiĝas en ĉiuj mondpartoj. Per laŭcela edukado la ŝtatoj de Sud-Ameriko, ekzemple, kreas patriotan senton, kies malutileco baldaŭ estos komparinda kun tiu jam delonge ekzistanta en la Eŭropaj landoj. Estas vere mirige konstati, kiel filoj de italoj, de francoj, de irlandanoj, de turkoj aŭ de orientanoj fariĝas bonaj patriotoj — ĉiliaj, peruaj, kolombiaj, braziliaj, argentinaj k. c.

La fakto estis, antaŭ du jaroj, tre bone raportita de s-ro Alfred Bernier, korespondanto de la burĝa Pariza ĵurnalo La Tempo. Tiu ĵurnalisto kompreneble tre simpatias al la patriotismo; sekve por nia tezo lia atesto estas despli atentinda kaj valora:

«Kie la tradicioj ne ankoraŭ ekzistas, kie la historio estas apenaŭ cent-dudekjara, tie popolo povas ekzisti kun nacia unueco nur kondiĉe, ke konstanta edukada penado anstataŭu la mankantan pasintaĵon per intensa kulturado de ĉi tiu idealo: la patrio. Tion bone komprenis la regantoj . . .»

«La instruado, kiel ĉie, dividiĝas en tri periodojn . . . Precipe dum la unua periodo, kiu daŭras ses jarojn, la juna lernanto ricevas sian patriotan edukadon; la edukanto ja bone scias, ke la sentoj enradikigitaj dum tiu delikata aĝo estas por la estonto la plej fruktodonaj semoj. Tuj ĉe lia eniro en la lernejo, la knabo samtempe lernas legi kaj kanti la nacian himnon. Ĉiutage oni parolas al li pri la heroaĵoj kaj meritoj de la grandaj liberigantoj de 1810, pri la furiozaj bataloj por la sendependiĝo; la nomoj de San-Martin, Moreno, Belgrano, ktp. por ĉiam gravuriĝas en lian memoron; oni kondukas la estontajn civitanojn per pia pilgrimado antaŭ la statuojn de tiuj herooj, kiuj staras sur preskaŭ ĉiuj placoj de Buenos-Aires kaj de la aliaj plej gravaj urboj; iu oratoro laŭdegadas ilian vivon, kiu estis tute dediĉita al la sola servado al la patrio, kaj tiel la knaboj, nenion sciantaj pri la aliaj gloroj el la mondo, akiras la nedetrueblan konvinkon, ke Argentino estas la plej bela, la plej fama el ĉiuj nacioj. Sendube tio estas iom troa, sed tio donas fruktojn kaj tre belajn fruktojn.»

«Nur la historio pri Argentino estas instruata en la unuagradaj lernejoj, la instruado pri ĝenerala historio okazas ekskluzive en la duagradaj kaj superaj lernejoj (t. e. ke nur la elementoj, kiuj konsistigos la regantan klason, havos pli objektivan mondpercepton. E. L.).» — — «Tiele edukita, la knabo plej forte akiras tre fieran ideon pri sia naskiĝlando kaj ties grandaj homoj, kiuj ĝin glorigis. Ĉiutage li kantas: Al gran pueblo argentino, salud!» (Al la granda popolo argentina, saluton!).

La aŭtoro detale priskribas ĉiujn rimedojn, uzatajn de la tieaj regantoj por encerbigi profunde patriotismon. Estas ceremonioj, manifestacioj, procesioj ktp. okaze de la naciaj festoj. Li notas, ke, kvankam la konstitucio de la lando konsentas la presliberecon, tamen ekzistas opinio konsiderata kiel nepre puninda: la patri-ofendo. Kun aprobo nia burĝo notas konklude:

«Post ses jaroj da instruado tiom intensiva, la knabo estas varbita por Argentino, kaj la ideo pri patrio superregas en lia spirito ĉiujn aliajn kon-

— pàgina 5 —

mi oferis kaj ankoraŭ oferas longan tempon por esperanto-studado, ĉar, kiel dirite, mi celas skribi lingvon internacian tiel bone kiel mian patran lingvon. Sed por islandano tia tasko estas multe pli malfacila ol ekzemple por franco, anglo aŭ germano, ĉar la islanda lingvo estas tre malsimila al tiuj lingvoj, el kiuj esperanto estas precipe konstruita. Nun mi verkas island-esperantan vortaron kun kelkaj konatoj. Al kelkaj personoj mi instruis esperanton.

* * *

Mi ĝenerale vekiĝas ĉirkaŭ la oka horo. Tiam mi komencas labori, legi aŭ skribi en la lito. Intertempe mi kolektas vortojn kaj esprimojn el libroj de Zamenhof. Je la deka horo mi ellitiĝas, faras ekzercojn de J. P. Müller kaj prenas banon aŭ naĝas en maro. Je la dekdua horo mi manĝas kaj diskutas politikon kun miaj sammanĝejanoj. Je la dektria mi hejmeniras kaj skribas aŭ legas ĝis la deknaŭa horo. Tiam mi vizitas razejon kaj tie legas gazetojn. Post la razado mi vespermanĝas. Dum la vesperoj mi priparolas aŭ diskutas diversajn aferojn kun konatoj, ekzemple politikon, esperanton, filozofion, teozofion, literaturon, psikologion ktp. Ofte mi ankaŭ rakontas historiojn aŭ prezentas biografiajn skizojn. Ĉirkaŭ la dudekkvara mi kuŝiĝas en mian liton kaj legas ĝis la unua horo. Tiam mi ekdormas, se mi povas. Iafoje mi kuŝas maldorma ĝis la tria aŭ kvara horo. Dum junio kaj julio mi povas legi aŭ skribi la tutan «nokton» en hela taglumo. Ofte en la noktoj min vekas preskaŭ sovaĝa entuziasmo, kiu min pelas skribi, ĝuste kvazaŭ ia fantomo, dio aŭ diablo baraktas en mia tuta animo. Kaj humile mi estas devigata obei la mistikan tiranon kaj skribi senĉese dum du ĝis tri horoj.

En Edinburgo mi unue legis pri SAT. En sama momento mi fariĝis SAT-ano kaj abonis «S-u l o»-n kaj «S e n n a c i e c a n R e v u o»-n. Mi tute estas sennaciulo, eĉ universano. Ĉie, kie suno lumas kaj herbo kreskas, estas mia hejmujo. Mi propagandas sennaciismon laŭ mia povo. Spirite islandanoj estas internaci- kaj sennaciemaj. Sed tie ĉi estas malmultaj esperantistoj. Tial nur tri individuoj aliĝis al SAT. Sed nuntempe esperanto ekprogresas bone en Islando. Kaj mi kredas, ke en la estonto multaj islandanoj iĝos membroj de SAT, precipe se ĝi sukcesos eldoni instruajn kaj bonstilajn gazetojn kaj revuojn kaj publikigi librojn de literatura valoro.

* * *

Bedaŭrinde multaj esperantaj libroj, gazetoj kaj revuoj ne prezentas efektive bonan kaj amuzan stilon. Ŝajnas al mi, ke krom la genia Zamenhof, proporcie malmultaj esperanto-aŭtoroj verkas bonstilajn legaĵojn. Multaj el niaj verkistoj esprimas siajn pensojn peze, mallerte kaj ne klare. Ili ofte amasigas en unu vorton tro multe da radikoj. Tio faras la vortojn longaj kaj malgraciaj. La vortordo ofte estas absurda kaj simila diversajn stultegajn esprimmodojn de naciaj lingvoj. La frazoj ofte estas tro longaj, malsimplaj kaj malklaraj. La esprimoj ne varias sufiĉe. Kaj tempoj de verboj multfoje estas tro komplikaj en la sama frazo. Pro tiu ĉi neperfekteco la legaĵo fariĝas malflua, neklara, malfacila kaj perdas efikon.

En miaj librujoj troviĝas kelkaj esperanto-libroj, kiuj estas tiel malbonstilaj, ke mi tute ne komprenas ilian enhavon. Inter tiaj volapukaĵoj mi volas mencii libron de Henri Barbusse: E k l u m o e n l a a b i s m o. Trifoje mi provis legi ĉi tiun libron. Sed laca kaj kolera mi ĉiam devis ĉesi. Por miaj oreloj ĝi sonas kiel nekomprenebla korvolingvo. (La unua frazo de la libro aspektas tiel: «Tiuj, kiuj estos vivintaj ĉi tiun epokon, kiuj estos pasintaj flanke aŭ tra la milito, komenciĝinta en 1914 por fini, oni ne plu scias kiam, estos ĉeestintaj la faladon de unu civilizacio kaj la finiĝon de unu mondo!» Tiel parolas la tuta libro. Kial oni publikigas tiel tute nelegeblan tradukaĵon?) Laŭ mia primitiva opinio oni presigas librojn por legado. Se mi pravas en tio, ili devas esti facile legeblaj kaj kompreneblaj, almenaŭ se ili faru utilon al neklera Proletaro. Ordinara homo ne havas okazon aŭ paciencon malŝpari sian tempon por neklara kaj afekta pedanteco. Se la aŭtoroj verkas nacilingve la tradukotaĵojn tiel idiote, la tradukantoj devas ŝanĝi iliajn librojn en simplan kaj kompreneblan homan lingvon. La malmodernan, stultan kaj pedantan «scienco-stilon», kiu en malnovaj tagoj okupis la akademian mondon kaj ankoraŭ ŝarĝas la mensojn de multaj germanaj aŭtoroj, ni, modernaj revoluciuloj, devas elpeli por ĉiam el nia esperanto-literaturo. Libroj ekzistas por legantaro. Sed la legantaro ne estas kreita por rompi sian cerbon en infana pedanteco de putraj akademianoj.

Tiun ĉi flankan rimarkon mi faris pro tio, ke mi estas adepto de l’ esperanto-movado, kaj esperantaj libroj okupis longan tempon el miaj lastaj trimil tricent sepdek naŭ tagoj. Mi plie deziras, ke tiu ĉi grava idealo de l’ esperantistoj kiel eble plej baldaŭ veku kaj venku la apatian homaron. Kaj mi estas konvinkita, ke nia plej bona helpilo estos bonstila, amuza kaj utila literaturo.

Hodiaŭ estas la unua de januaro 1928. La suno pendas sangruĝa malalte sur la ĉielo. Neĝo falis. Silentaj kokoj paradas malrespekte antaŭ mia fenestro. Lacemaj homoj paŝas peze laŭ la strato post tromanĝado en festotagoj de l’ savinto de la animo. Mi sidas apud la skribotablo kaj aranĝas malnovajn vortojn, ehon de mortintaj tagoj.

Jen pasis trimil tricent sepdek naŭ tagoj el mia vivo.

Torbergur Tordarson (7604).

ceptojn de lia juna cerbo; dum la marŝado de l’ tempo tiu patriota sento ankoraŭ pligrandiĝos kaj fine, kun la fieregeco de Romano: c i v i s r o m a n u s s u m, li diros: ‘Mi estas Argentinano!'»

La citita ekzemplo tre trafe montras, kiel artifike oni kreas ideologion; ĝi komprenigas kiom da forto havas la ideoj, kiom potenca estas la edukado. Ni kompreneble scias, ke la ideoj havas ĉiam materian subtenilon, almenaŭ ĉe sia naskiĝo. Sed estas ankaŭ al ni klara, ke ili havas propran vivon, kiu povas daŭri longe post kiam malaperis ilia materia, denaskiĝa bazo.

Por ke la edukado povu atingi tian rezulton, necesas, ke ĝi sin apogu sur la mistika tendenco, kiu ankoraŭ regas en la grandega plimulto el la cerboj. La mistika esenco de l’ patriotismo montriĝas per la absoluteco de ĝia moralo. La naciismo estas eĉ la sola religio, kiu postulas nuntempe de la homo vivoferon. Post jarcentoj da luktado la homoj akiris la rajton aparteni aŭ ne al iu eklezio, la liberecon ĉeesti aŭ ne religiajn ceremoniojn. Sed neniu povas senpune rifuzi partopreni en la sangaj ceremonioj, la militoj, kiujn okazigas periode la diversaj naciismoj. La patriotismo estas nuntempe la plej potenca ideologio; ĝi pasiege superregas la spiritojn kaj kapablas fari el pacemaj kaj bonkoraj homoj batalemajn kaj sangavidajn bestojn.

La dek kvin milionoj da buĉitoj el la lasta mondmilito ne sufiĉis por satigi la monstron. La patriotismo daŭre minacas la homaron.

(Pluo sekvos) E. L a n t i.

[REKLAMO p.5] Ekzistas ankoraŭ multaj laboristaj esperantistoj, eĉ SAT-anoj, kiuj pli malpli malatentas sian klasan devon, ĉu kunlaborante al neŭtralaj organoj, ĉu informante ilin prefere ol S e n n a c i u l o-n, ĉu alimaniere. Tial ni kontentas sciigi, ke ree estas havebla la bonega varba broŝuro de K-do E. L a n t i — FOR LA NEŬTRALISMON! — 3-a eldono — plivastigita, 32-paĝa, enhavanta krom la aldonoj de la 2-a eldono ankoraŭ novan enkondukan parolon de l’ aŭtoro kaj tre koncizajn kaj trafajn difinojn pri «sennaciismo, patrio, revolucio» k.a. Prezo: 0.30 mk. g. Mendu ĉe la Administrejo: R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

— pàgina 6 —

TRA ESPERANTIO

El la Redaktejo

Okaze de la 1-a de majo ni ricevis multajn flamajn alvokojn, batalsalutojn kaj venkdezirojn, kiujn ni kompreneble ne povas publikigi, unue pro manko de loko kaj ankaŭ pro tio, ke ili taŭgas nur por politikaj agitecaj ĵurnaloj. Dank’ al la favoro de nia financministro ni povis liveri al la Legantaro okaze de la 1-a de majo 12-paĝan numeron de «S-ulo», tiel ke ni sukcesis elĉerpi iom pli ol kutime el la abunde ricevita materialo. Aliflanke ni denove akcentu, ke la limigita spaco devigas nin elekti nur vere interesajn kaj originalajn artikolojn por nia organo. Tradukojn aŭ lokajn okazintaĵojn ni nur plej malofte povas utiligi, kaj rilate al la «Tagoj» ni estos devigataj, elekti nur tiujn, kiuj prezentos ion speciale originalan. Ni ja ne deziras tedi niajn legantojn per ripetadoj.

Kio karakterizas ĉi tiun numeron, estas la abunda priesperanta materialo, kiu ne toleras prokraston, la raportoj pri la multaj landaj kongresoj, kiujn okazigis la aktivaj poresperantaj asocioj dum la paskaj tagoj, kaj la pritrakto de la gravaj organizaj demandoj, kiuj ankaŭ formis parton de la tagordo dum tiuj kongresoj. — Tial ni devis formeti aŭ prokrasti alian bonan materialon, kiun ni ricevis. N. B.

LA 7-A JARKONGRESO DE ALLE

Dum la paskaj tagoj okazis la delegitara kongreso de la Aŭstria Laborista Ligo Esperantista en Vieno, kiun ĉeestis 73 delegitoj reprezentantaj 169 membrojn el 33 grupoj de ALLE el tuta Aŭstrio. Post la salutparoladoj de diversaj delegitoj, el kiuj mi citas la Socialdemokratan Partion kaj K-don 9592, kiu je la nomo de la Aŭstriaj SAT-anoj salutis la kongreson kaj samtempe transdonis 33 ŝilingojn kiel profitrestaĵon el la V-a SAT-kongreso. La raportoj de la funkciantoj rapide estis finitaj; ĉion oni akceptis unuvoĉe. La plej interesa el la tuta tagordo estis la 4-a punkto «Ni kaj la Partio», la 5-a «Ni kaj la burĝa esperantista movado» kaj la 6-a punkto, kiu nin SAT-anojn plej interesis: «La internacia proletara esperantista movado». Pri la 4-a K-do Prof. Simon, la prezidanto de ALLE, raportis. La parolado enhavis riproĉadon kontraŭ la Partio (Soc. dem.), kiu neniel volas rimarki la gravecon de la laborista esperantista movado.

Poste sekvis la parolado pri la burĝa esperantista movado. La iama SAT-ano Klatil kun granda ĉagreno konstatis, ke la «neŭtralaj» esperantistoj ĉiam je la nomo de la tuta esperantistaro agadas, kvankam la laboristaj esperantistoj tute ne konsentas kun ili. Li tuŝis ankaŭ la oftan necesecon de la kunlaborado kun neŭtralaj esperantistoj. Lia parolado efektive estis nek por nek kontraŭ la burĝa movado. La alparoloj ĝenerale estis kontraŭ la kunlaboro, la publika rifuzo unuvoĉe estis akceptata, kaj en la dua parto — la kunlaboro en komuninteresaj aferoj — dum la voĉdonado 112 voĉoj estis por kaj 26 kontraŭ.

Pri la 6-a punkto K-do Jonas raportis. Li laŭtlegis la SAT-cirkuleron senditan laŭ la decido de la 7-a SAT-kongreso al ĉiuj LEA-oj. Poste li skizis la tutan strukturon de SAT kaj tre ofte citis la agadon de tiu alia «tendenco» (kom-istoj), kiuj laŭ lia aserto regas la tutan SAT-on (??!!). Ĉe la fino li laŭtlegis tezojn responde al la cirkulero. La tezoj donas la eblecon por pliproksimigo inter ALLE kaj SAT. La tezoj unuvoĉe estis akceptataj.

El la akceptitaj proponoj mi citas la plej interesan kaj imitindan por ĉiuj LEA-oj. «La 7-a kongreso de ALLE decidas, ke neniu el ĝiaj membroj povas samtempe esti membro, nek de enlandaj, nek de eksterlandaj ‘neŭtralaj’ burĝaj esperantistaj societoj.» Tiu ĉi propono kun granda entuziasmo estis akceptata.

La sekvonta kongresurbo estas Vieno.

J. B a t t a (246).

LA 8-A KONGRESO DE «LABORISTA ESPERANTISTA FEDERACIO» (FEO) EN FRANCIO

La «Fédération Espérantiste Ouvrière» (FEO) kongresis la 8. kaj 9. aprilo en Bourges. 18 grupoj estis reprezentitaj. Proksimume 60 gek-doj partoprenis la kunsidojn, prezidatajn de K-do Rival, sekr. de la grupo en Saint-Etienne. Alvenis 18 salutleteroj, telegramoj kaj multegaj poŝtkartoj. K-do Herviet, sekretario de la Laborborso, salutis la kongresanaron je la nomo de la lokaj sindikatoj kaj esprimis bondezirojn por la progreso de nia movado. Post vigla, sed kamaradeca diskuto la diversaj raportoj prezentitaj de la estraro estis aprobataj. Sufiĉe kontentiga ja estas la laboro farita, ĉar dum la lasta jaro la anaro preskaŭ duobliĝis: 728 membroj lastdecembre kontraŭ 420 fine de j. 1926.

K-do Boubou, instruisto, longe raportis pri la instruado de nia lingvo, laŭ propraj spertoj. Estas decidite la eldono de perfektiga kurslibreto por la koresponda kurso, laŭ miksita uzo de la dua parto de nia «Plena Racia Kurso» kaj «Petro». La raportanto verkos konsilojn por la gvidado de parolaj kursoj. Koncerne la propagandon la Kongreso esprimis la deziron, ke SAT eldonu grandkvante ilustritan afiŝon kun mallonga, por ĉiu komprenebla teksto esperanta kaj loko por surglui nacilingvan tekston.

La letero de la EK de SAT al la LEA-oj okazigis mallongan debaton, ĉar ĉiuj franclingvaj grupoj unuanime opinias, ke estas ne trafe devigi nuntempe aliĝon al ambaŭ organizoj. Konsente kun la ĉeestantaj membroj de la Direkcio de SAT, la kongresanoj akceptis unuvoĉe projekton preskaŭ similan al tiu de la estraro de GLEA¹). Laŭ propono de K-do Lanti oni unuanime akceptis aldoni al la statuto de FEO iun mallongan tekston, kiu kvazaŭ devigas la Federacion oficiale interrilati kun SAT.

Diskutinte pri oportuneco ŝanĝi la sidejon de la Federacio, la Kongreso decidis lasi ĝin en Parizo, kaj reelektis K-don Cachon kiel sekretarion.

Laŭ raporto de SAT-ano 24.

¹) Oni legu la tekston pĝ. 253. — Red.

JARA KONGRESO DE BRITA LAB. ESP. ASOCIO (BLEA) EN ŜEFILD (SHEFFIELD)

Kiel enkonduko por la jara kongreso de BLEA en Ŝefild okazis 7. aprilo sukcesa kunveno, en kiu partoprenis proks. 140 delegitoj de laboristaj organizoj. La prezidanto de la loka sindikataro substrekis la gravecon de esp-o por detrui la barilojn de lingva diverseco inter proletoj. K-dino M. D u n n priparolis la utilecon de la lingvo por ŝi dum sia lastatempa vizito al Sovetio. K-do M. Starr en parolado deklaris, ke esp-o plej sukcese estas aplikata je servo de la Proletaro. La afiŝoj, jurnaloj ktp. bone impresis la vizitantojn, kaj la jurnaloj enhavis notojn pri la ekspozicio.

La ĉefa decido de la BLEA — kunsido estis «ke BLEA simpatie akceptas la proponon de la SAT-Ekzekutivo pri reciproka helpo kaj agado inter SAT kaj la propagandaj lingvoregionaj asocioj kaj promesas ŝanĝi sian statuton konforme, se la 8-a Kongreso de SAT en Göteborg akceptos». Laŭ la propono de la Ekzekutivo de SAT estis elektata reprezentanto por aranĝi la aferon. Raportoj estis ricevataj el Manĉester, Bradford, Edinburgo, Hartelpul, Lids, Londono kaj Ŝefild, kie funkcias malgrandaj, sed viglaj grupoj. La kresko de la brita SAT-anaro fortigas la esperon, ke almenaŭ la 10-a Kongreso okazu en Londono. La J o u n g S o c i a l i s t daŭrigas sian notaron, ankaŭ la N e w E r a (grava progresema ĵurnalo kvaronjara) sian lecionaron. La NCLC decidis sendi delegiton al la konferenco en Göteborg, pri kiu aperas artikoloj en lab. jurnaloj. La kuranta programo de la Londona Lab. Klubo estas havebla.

Dokumentoj

La Ekzekutiva Komitato de SAT al la estraroj de la LEA-oj

Estimataj Kamaradoj!

Vi sendube scias, ke la 7-a Kongreso de SAT, kiun ĉeestis reprezentantoj de kelkaj landasocioj, komisiis nin interrilatiĝi kun ĉiuj por-esperantaj asocioj laboristaj kun la celo trovi interkonsentan bazon por pli intima kunlaborado.

Antaŭ ol fari al vi konkretajn proponojn, ni skizetu ĝeneralan bildon pri kondiĉoj kaj cirkonstancoj en kiuj malvolviĝas la laborista esperantista movado.

Kiel ni, vi certe scias, ke ne en ĉiu lando ekzistas por-esperanta asocio laborista. Kaj en la landoj, kie ekzistas tia asocio, ne ĉiu asocio estas tute sendependa de la burĝaj asocioj, rilate propagandilojn kaj instruilojn. Estas ankaŭ bone konate, ke la politikaj cirkonstancoj tre diversas laŭ la landoj. Sekve la propagando-kondiĉoj ankaŭ tre malsimilas. Estus do tute ne trafa la provo internacie unuecigi la por-esperantan propagandon.

Sed, se tia unuecigo estas neebla, ne sekvas de tio, ke ne devus ekzisti nacilingvaj asocioj por propagandi esperanton. Neniam SAT celis iel konkurenci al ili. Povas esti ke kelkaj SAT-anoj havis tiun celon, sed neniam ili trovis aprobon niaflanke.

La ideala solvo de la demando prezentiĝas al ni jene: por propagandi kaj instrui

— pàgina 7 —

esperanton ekzistu en ĉiu lingvo-regiono aparato nacilingva, kiu limigu n e p r e sian agadon al la propagando kaj instruado.

Ĉar la sperto jam de longe montris, ke ne sufiĉas propagandi kaj instrui la lingvon por ke prosperu la esperanta movado, ekzistu tutmonda aparato, kiu ebligu la tujan utiligadon de la lernita lingvo.

Jam de pli ol ses jaroj ekzistas tia aparato: ĝi estas SAT, kiu pruvis sian taŭgecon kaj vivkapablecon per multege da faktoj.

Sed ni ankaŭ bone scias, ke la nacilingvaj asocioj havas intereson kaj profiton interŝanĝi opiniojn pri la instruado, pri la propagandmetodoj ktp. — Unuvorte utilus la ligilo inter la nacilingvaj aparatoj.

Kiel logikan konsekvencon de la ĉi-supraj ĝeneralaj konsideroj, ni submetas al via juĝo jenajn konkretajn proponojn:

  1. Konsiderante, ke la nacilingvaj esp. asocioj kvazaŭ formas la rezervujon por la tutmonda esp. asocio (SAT), ĉiu laboresperantisto klopodu, ke la interrilatoj estu la plej intimaj inter ambaŭ organoj.
  2. Ĉar la taskoj inter ambaŭ organoj estas malsamaj, necesas, por eviti konfliktojn, ke nur SAT plenumu la taskon de peresperanta laboro, kaj la landaj asocioj nur tiun de poresperanta laboro.
  3. Per sia kooperativo SAT eldonu ĉiujn esperantlingvajn presaĵojn. La nacilingvajn presaĵojn (propagandilojn kaj instruilojn) ankaŭ kun miksita teksto, eldonu la landaj esp. asocioj.
  4. Por ke la efektiviĝo de tiuj proponoj povu okazi glate kaj laŭregule, ĉiu nacilingva asocio elektu dum sia kongreso unu membron, kies tasko estu konstante interrilati kun la SAT-estraro en la celo trovi la plej bonan solvon pri demandoj interesantaj ambaŭ organizojn. Tiu elektota peranto havu en la gvidantaro de SAT la rolon de konsulta membro. Saman rolon li ankaŭ havu en via estraro.
  5. Okaze de konfliktoj decidas la «Sennacieca Konsilantaro de SAT; se ĉi lasta ne trovas kontentigan solvon, tiam la kongreso de SAT findecidu.
  6. Por forigi la nuntempan kaoson inter la diversasociaj membroj, ĉiu landa asocio enkonduku 2 kategoriojn de membroj: a) aktivaj, b) subtenantaj.
  7. La landaj asocioj membrigu en SAT ĉiun aktivan membron. La jara kotizo po membro de la landaj asocioj estas minimume 1.80 mk. g.
  8. La landaj asocioj enkasu tiujn kotizojn kiel kutime kun la ordinaraj asociaj kotizoj, t. e. 0.15 mk. g. pomonate.
  9. Ĉiumonate la landaj asocioj transsendu tiujn kotizojn kolektive kun kompleta listo al la Adm. de SAT, kaj ĉi-lasta sendu la membrokartojn kolektive al la diversaj administrejoj de la landaj asocioj, kiuj zorgas pri la plua disdonado.
  10. Kompreneble, nur tiuj membroj rajtu ricevi la jarlibron de SAT, kiuj plene pagis sian jaran kotizon. Por ne ŝarĝi la Administranton de iu landa asocio, la ekspedado de la jarlibroj okazu flanke de SAT.
  11. Sekve ĉiu aktiva membro de la landaj asocioj estu samtempe aktiva membro de la tutmonda asocio (SAT) kaj konsekvence rajtu uzi la servojn de SAT (vidu la statuton).
  12. Ĉiu izola membro de SAT, t. e. ne apartenanta al iu landa asocio, aŭ en landoj kie ne ekzistas landa esp. organizo, pagu jaran SAT-kotizon de 2.50 mk. g., pageblan je unufojo.
  13. SAT disponu al la LEA-oj lokon en S e n n a c i u l o por eventualaj informoj, — la saman rajton permesu al SAT en sia gazeto la LEA-oj.

Konklude ni aldonu, ke nia sola celo estas la prospero de la esp. labor. movado entute. Ni estas firme konvinkitaj, ke ĝi povas ekzisti nur se la poresperantaj nacilingvaj aparatoj kaj la peresperanta (SAT) funkcias tute a p a r t e, f a k e c e, kaj tamen havante amikajn kaj konstantajn interrilatojn.

Ni do petas vin afable diskuti pri la enhavo de nia letero en iu via proksima kunveno kaj konigi al ni vian opinion pri ĝi, farante rimarkojn aŭ kompletigojn, se bezone. Tiele ni povas fininterkonsenti por ke ĉe via proksima kongreso vi povu komisii K-don por subteni vian vidpunkton ĉe la 8-a SAT-kongreso.

Atendante vian respondon, ni salutas vin fratece kaj sennaciece.

Por la EK de SAT. La Prezidanto: E. L a n t i. La Sekretario: G l o d e a u.

Al tiu letero respondis: 1. Sveda Lab. Esp. Asocio: ĝenerale aprobas; 2. Hungara Esp. Soc. Laborista: ne pritraktas pro la tieaj malfavoraj cirkonstancoj; 3. Lab. Esp. Societo «Laboro» en Pollando: ĝenerale aprobas; 4. Latvia Lab. Esp. Societo: ĝenerale aprobas; 5. Nederlanda Federacio de Lab. Esperantistoj: antaŭ ol pritrakti la aferon, petas ke la EK publike malaprobu la SAT-grupojn el Nederlando, kiuj faras poresperantan laboron; 6. De la Estraro de GLEA (Lab. Esp. Asocio por germanlingvio) ni ricevis jenan kontraŭprojekton kun la peto pri publikigo:

Proponoj por interrilatoj inter SAT kaj LEA-organizoj¹)

  1. Sama kiel en projekto de EK de SAT.
  2. Ĉar la taskoj inter ambaŭ organoj estas malsamaj, necesas, por eviti konfliktojn, ke SAT principe plenumu la taskon de peresperanta laboro, kaj la landaj asocioj principe tiun de poresperanta laboro.
  3. Sama kiel en projekto de EK de SAT.
  4. Sama kiel en SAT-projekto. Nur la lasta frazo tekstas: «Saman rolon li ankaŭ havu en la estraro de la sialanda esp.-asocio.»
  5. Okaze de konfliktoj decidas la «Sennacieca Konsilantaro» de SAT komune kun la «Plivasta Estraro» de koncerna lingvoregiona organizo; se ĉi lastaj ne trovas kontentigan solvon, tiam solviĝu la konfliktoj en speciala kunsido de landaj reprezentantoj kune kun la gvidantaro de SAT okaze de SAT-kongreso, kaj en e k s t e r o r d i n a r a j okazoj findecidu referendumo inter la membraro de SAT kaj koncerna lingvoregiona organizo.
  6. En ĉiu LEA-grupo ekzistu speciala SAT-rondo, kiu plenumu la peresp-an kaj por-SAT-an laboron en la kadro de la grupo; la estro de la LEA-grupo havas la devon, ĉiujare en januaro reelektigi gvidanto(j)n de la SAT-rondo.
  7. La LEA-grupo okazigu interŝanĝe LEA-kaj SAT-kunvenojn (ĉi lastajn rajtu partopreni ankaŭ ne-SAT-anoj, sed ne kun ia decidrajto en SAT-aferoj).
  8. La SAT-rondo havas la taskon, kolekti SAT-kotizojn, abonojn al SAT-organoj, entute plenumi ĉiujn peresp-ajn kaj por-SAT-ajn aferojn (enkasado de SAT-kotizoj kaj kolektado de abonoj al SAT-organoj prefere okazu pere de la subkasistoj de l’ LEA-grupo, kiuj fine ordigos tiujn aferojn kun komisiita SAT-ronda gvidanto aŭ kasisto).
  9. La gvidanto de la SAT-rondo estu samtempe la loka peranto de SAT kaj respondeca por la peresp-a kaj SAT-a laboroj (nepre ekzistu en ĉiu grupo anstataŭanto de la peranto, por ne interrompi la laborojn aŭ ŝarĝi la LEA-grupon mem).
  10. La SAT-rondo ne havu specialajn kotizojn, sed ĉiuj aferoj estu ordigataj en kadro de la LEA-grupo; ĉ i u SAT-ano do devas esti samtempe ankaŭ LEA-ano.
  11. En pli grandaj lokoj apartenu al la gvidantaro de la SAT-rondo prefere estrarano de la LEA-grupo, kiel interliganto de ambaŭ organoj.
  12. La SAT-kotizoj estas tute sendependaj de la LEA-kotizoj; do decidi pri pagado kaj alteco de la SAT-kotizo estas nura afero de la SAT-rondo resp. de la SAT-organizo.
  13. Sama kiel en projekto de EK de SAT.

¹) Intertempe ni sciiĝis, ke la GLEA-kongreso en Nürnberg (v. rap. en n-o 186) ne findecidis pri la projekto prezentita de la asocia estraro. Oni decidis, ke por pridiskuti la proponojn la tekstoj de ambaŭ projektoj (de EK de SAT kaj de GLEA-estraro) estu sendataj al ĉiuj LEA-grupoj.

  1. La LEA por la franclingvaj regionoj (FEO) pridiskutis la demandon en sia kongreso en Bourges kaj starigis projekton, kiu preskaŭ tute similas tiun de GLEA. Por ŝpari lokon, ni publikigas nur la partojn, kiuj diferencas:

«La dua paragrafo tekstas same kiel ĉe projekto de EK de SAT.

  1. La SAT-rondo ne havu specialajn kotizojn, sed ĉiuj aferoj estu ordigataj en kadro de la LEA-grupo. En ĝi ekzistu du specoj da aktivaj membroj: a) naciaj, b) sennaciecaj. Estas dezirinde, ke ĉiu SAT-ano estu samtempe LEA-ano. Ĉar SAT estas kultura superpartia organizo, la LEA-oj devas nepre progagandi en ĉiuj siaj eldonaĵoj por ke ankaŭ la LEA-anoj fariĝu SAT-anoj.»

La SAT-anaro havas nun je sia dispono la diskutmaterialon. La decido farota en Göteborg povos do okazi en plena lumo. Oni jam povas aserti, ke ĉio iros glate kaj por ĉiuj kontentige.

Ekzekutiva Komitato de SAT.

AVERTO!

La P a r i z a L a b. E s p. G r u p o ne plu respondecas pri la Klubo, 40, Rue des Petits-Champs. Ĝia iniciatinto, K-do Ferrari, eksiĝis el la Lab. Grupo, ĉar li ne akceptas la klasbatalan ideon, kaj aliĝis la neŭtralan grupon, de kiu nun dependas la citita Klubo. — N i a K l u b o f u n k c i a s en la Kooperativa kafejo: 44, rue Claude-Vellefaux, P a r i s X.

— pàgina 8 —

GRAVA SUKCESO

Post elpaŝo de unu ĉefestrarano kontraŭ esperanto kaj deca respondo de la proponinto (K-do 7076), la 6. Kongreso de Polia Liberpensula Asocio (Lodz, 8.—9. aprilo 1928) per impona plimulto akceptis jenan rezolucion:

«La kongreso substrekas la gravecon de l’ priesperanta rezolucio, akceptita dum la 5. Kongreso de PLA kaj konstatas kun kontento, ke la agado de l’ lodza rondo de PLA direkte al ĝia efektivigo donis montrindajn rezultojn kaj ebligis akiri interligon de la lodza liberpensularo kun la liberpensularo eksterlanda, fidele al la devizo: Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu! Por envivigi ĉi tiun rezolucion kaj disvolvi internacian korespondadon per ĉiuj rondoj, la kongreso alvokas la estrarojn de ĉi-lastaj, fondadi — laŭ modelo de l’ lodza rondo — kursojn kaj sekciojn esperantajn, kaj ĉiujn aktivajn liberpensulojn, ellerni la facilan lingvon internacian esperanto kaj kontaktiĝi helpe de konstanta korespondado en ĉi tiu lingvo kun la liberpensa Proletaro eksterlanda. La kongreso opinias, ke la liberpensa gazetaro devas agi direkte al la plenumo de tiu ĉi rezolucio.» —

Raportis I u e l m u l t i u j.

Alia vidpunkto

Ni ricevis jenan leteron: En n-o 179 de «S-ulo» aperis sciigo, ke la Lodza Filio de Polia Esp. Societo «Laboro» forigas SAT-anojn, ne permesas paroli pri SAT k eĉ malpermesas legi «S-ulo»n. Ni petas publikigi, ke tio estas malvera, ke nia societo forigas SAT-anojn, ne permesas paroli pri SAT aŭ eĉ malpermesas legi «S-ulo»n. Vero estas, ke nia societo sin tenas absolute neŭtrala al ĉiuj k ĉiaj esp. organizoj, do ankaŭ al SAT; ke inter la membroj de nia Asocio troviĝis ankaŭ SAT-anoj (kelkaj eĉ estraranoj de nia societo), kiuj, verdire, siatempe eksiĝis el SAT, sed pro privataj motivoj; ke ni abonis «SR» k «S-ulo»n, k la SAT-eldonoj troviĝas sur la unua loko de nia societa legejo k biblioteko; ke ni ne miksas nin k ne rajtas miksi nin en la intimajn interparolojn de niaj membroj, sekve ni ankaŭ ne povas malpermesi temojn pri SAT. Estu ankaŭ ĉi tie malkaŝite, ke kontraŭe SAT-anoj (membroj de esp. rondo ĉe la Liberpensula Societo en Lodz), konstante provokadas k ĉikanas nin, agitante ĉe niaj membroj, ke ili eksiĝu ktp. Eĉ la oficiala reprezentanto de tiu rondo, kiun ni invitis al malfermo de nia ekspozicio je la 17. 3. 28, publike k arogante dum tiu solena vespero ĉikanis nin, nomante nin mallojaluloj ktp. Ne dezirante senkulpigi nin, ni deziras sole konstati la s e n r e s p o n d e c o n de kelkaj SAT-anoj en Lodz.

Esperantista Societo «Laboro», Lodza Filio, Sekretario (subskribo nelegebla).

Somera tendaro

Ĝis nun nur unu K-do interesiĝis pri la propono pri dumsomera tendaro en Britio (v. n-o 176, pĝ. 160). Se estas aliaj interesuloj, skribu plej baldaŭ al C. H. Brown, Siesta, Halliford Rd. Sunbury-on-Thames, Mdx. Aliel la proponinto forlasos la aferon.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Aŭstrio. V i e n o. La Viena SAT-rondo okazigis 25. 2. sian unuan «kulturvesperon» kun esperantlingvaj k germanl. prezentaĵoj, deklamoj, kantoj, teatroludo k alparoloj. Ĉeestis ĉ. 300 K-doj (ne nur esp-istoj). Multaj salutleteroj el eksterlando estis ricevataj. La sukceso de l’ aranĝo montriĝas en novaliĝoj kaj nova fervoro de la jamaj SAT-anoj. Herzy (8863). — Sovetio. N o v o s i b i r s k. 30. 3. oni disvastigis per radiostacio trad. de «Impresoj pri Sovetio», aperintaj en «S-ulo». A. S. Petrov.

La Lingva Angulo

Demandoj:

  1. Kiu diferenco ekzistas precize inter la vortoj g v i d i kaj k o n d u k i. En neniu vortaro mi trovis bone diferencigajn ekzemplojn. (715.)
  2. Ĉu estas korekta jena frazo: «Kaj jen estis la unua fojo, ke ili parole atentigis unu la alian pri la vidataĵo»?
  3. Kio estas p e d o l o g i o kaj f e n o l o g i o? (90.)
  4. Ĉu estas la sama senco en la frazoj: Mi vokas la knabon, kiu devas dormi (Ich rufe den Knaben, der schlafen soll. — I call the boy who is ought to sleep) kaj: Mi vokas la knabon dormontan (Ich rufe den Knaben, der schlafend sein wird. — I call the boy who will be sleeping). (4666.)

Respondoj:

  1. K o n d u k i signifas agon kvazaŭ ĝenerale mekanikan. Ekzemploj: Mi kondukas aŭtomobilon. Mi kondukas blindulon. Mi kondukas infanon al la ĝardeno (t. e. mi prenas ĝin ĉemane kaj direktas ĝiajn paŝojn). G v i d i signifas agon, kiu postulas scion kaj sperton. Ekzemploj: Mi gvidas esperantan kurson. Mi gvidas laboristan organizon. Inĝeniero gvidas laboron de metiistoj.
  2. Tiu frazo estas malkorekta. Diru: «(Tio) estis la unua fojo, k i a m ili atentigis . . .» aŭ, pli bone: «Unuafoje ili parole atentigis ktp.»
  3. P e d o l o g i o estas la scio (aŭ scienco) pri la infano, pri ĝiaj biologiaj funkcioj ktp. (Ne ŝ a n ĝ u kun p e d a g o g i o, t. e. edukado de infano.) F e n o l o g i o estas branĉo de la meteorologio, kiu studas la variojn, kiujn suferigas la diversaj klimatoj al la florado kaj foliiĝado de l’ vegetaĵoj.
  4. Ambaŭ frazoj estas nekompreneblaj, sekve malkorektaj. «Mi vokas la knabon, kiu devas dormi» ne havas laŭracian sencon, ĉar en esp-o ĝi ne povas havi la saman signifon kiel en la germana k angla tekstoj cititaj, sed nur povas signifi en esp-o: «kiu estas devigita dormi». La germanan esprimon vi devus traduki per: «mi vokas la knabon, kiu kredeble dormas». La dua frazo devus teksti: «Mi vokos la knabon, kiam li dormos». Oni absolute ne povas voki en la estanta momento iun el estonta dormo. (Tio estas germanismo!) I n t e r i m o.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»:

L a R é v o l u t i o n P r o l é t a r i e n n e, Paris, 15. 4., Oni petas volontulojn (Eŭtrapel devas pagi premion!).

Represis el «Senn. Revuo»:

U j E l ö r e, Nov Jorko, 20. 3. La defendo de la Komuno (marto 1924).

Priesper. notojn k artikolojn enhavis:

L e P o p u l a i r e, Paris, 13. 4.; C h e m n i t z e r T a g e b l. u. A n z e i g e r, 4. 4.; D a i l y H e r a l d, London, 13. 4.

Pri SAT-kongreso enpresis:

N e w L e a d e r, London, 30. 3.; T h e S h o p A s s i s t a n t, London, 14. 4.; B u l t e n o d e N a t. A s s o c. o f P l a s t e r e r s, G r a n o l i t h i c a n d C e m e n t W o r k e r s, London, marto.

NIA POŜTO

6477, 8497. — Por vi mi kopias jenan difinon de Kabe pri la vorto ironio. «M o k a p a r o l m a n i e r o, k i e s e s p r i m o j h a v a s k o n t r a ŭ a n s e n c o n a l t i o, k i o n o n i v o l a s d i r i.» Bone pripensinte tiun difinon, bonvolu relegi la de vi priparolitan artikolon, k eble vi ne plu fuŝkomprenos ĝian sencon. — E. L.

Iuelmultiuj. — Ĉiuj viaj artikoloj, ankaŭ tiu pri Laborinspekt., aperos laŭvice (tiu pri religio tamen nur en okazo de bezono).

4160. — La art. pri asekuro jam troviĝas en la presejo. La duan ni nur en okazo de bezono povos utiligi pro manko de loko.

R e d.

11 193. — Via majanonco alvenis tro malfrue. Ni kreditas al vi tiun sumon. A d m.

[REKLAMO p.8] TUTMONDA FERVOJISTARO! En niaj vagon-laborejoj, kie laboras 1800 laboristoj, fondiĝis du esp.-rondetoj kun pli ol 80 gelernantoj. Propagand- k perfektiĝ-cele ni serĉas gekorespondantojn inter la fervojistaro k aliprofesiularo en ĉ. l. p. ĉ. temoj. Ni interŝanĝos ankaŭ gazetojn, jurnalojn, murgazetojn, raportojn ktp. Kontraŭ la «Fervojisto» ni sendos nian ruslingvan «La Fervojisto». Atentu kaj pruvu al niaj skeptikuloj la gravecon de esp-o por intern. solidareco. Resp. garantiata. Peranto: S. G o l d f e d e r, SAT-ano 5448. Adr.: B a r n a u l (Sovetio) Mestkomglavnih vagonih mastjerskih dla esperantistov [?].

[REKLAMO p.8] K-DOJ STENOGRAFISTOJ! La Germ. Lab. Stenogr. Asocio petas jenon: Bonvolu sendi materialon por stenografa ekspozicio internacia (pri ĉiuj sistemoj); broŝurojn, flugfoliojn, lernolibrojn ktp. Rekompence vi ricevos PK-saluton. A d r e s o : Esperanto-Informejo, Schweidnitz (Germ.).

[REKLAMO p.8] Atentu gekamaradoj ĉiulandaj! Lab. Esp. Klubo en Bos. Brod (Jugoslavio) aranĝos en junio sian unuan esp. ekspozicion, por propagandi esp-on inter gelaboristoj. Ĉiuj gek-doj k administrejoj de esp. gazetoj estas petataj sendi esp-aĵojn. Ĉiu ricevos rekompence PI de nia urbo. Helpu nin en nia laboro! Sendu multnombre! Adr.: K-do Franjo Homar, Bos. Brod, Jugosl.

[REKLAMO p.8] ĈELO JUNKOMUNISTA ĉe elektrostacio dez. interŝ. L, PK, PI, jurnalojn, gazetojn, fotojn ktp. kĉl. konstante kaj speciale al l. majo. Resp. garantiata. Adr.: K-do Korjakovcev, Krasnoufimsk, Uralo, Elektrostancija (Sovetio).

[REKLAMO p.8] ATENTU, PRAGANOJ! Mi serĉas seriozajn gek-dojn el Prago, kiuj partoprenas la internacian esperanto-tagon en Neudeck dum pentekosto. Post la Neudecka okazo mi volas viziti Pragon. — Fr. Kramer, Lunzenau/Mulde, Altenburger Str. 93.

ENHAVO:

paĝo
La kreskado de la laborista movado en Japanio 247—48
La hodiaŭa Usono 248
Letero el Estonio 248—49
Purcel pri la hindaj laboristoj 249
Blanka teroro en ŝendependa Polio 249
Pri malsanula asekuro en Germanio 249—50
Trimil tricent sepdek naŭ tagoj el mia vivo 250—51
Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo 250—51
Tra Esperantio 252—54
Anoncoj 254

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 188, 10 de maig de 1928

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

4-a Jaro. N-o 188 — APERAS SEMAJNE — 10. Majo 1928

[BILDO p.1 | 43,3,56,9] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

La situacio laborista en nuntempa Usono

Ĝi estas terura! Iuj komparas ĝin al tiu de 1921, kiam milionoj da laboruloj ariĝis en vicoj («soup-line») antaŭ la manĝejoj publike aranĝitaj de la urbaj magistratoj tiucele por ricevo de supo unu fojon tage. Tiame mi ne estis en Usono kaj ne povas konfirmi tiun ĉi komparon. Tamen, mi estas atestanto de tio, kio okazas antaŭ miaj okuloj hodiaŭ: centmiloj da senlaboruloj — nur en Detroit — tutajn tagojn kaj noktojn batas per siaj ŝanceliĝantaj piedoj la stratpavimojn serĉante laboron. Sed, laboro ne estas trovebla. Laŭ la gazetaro (ne burĝa, ĝi silentas) tia estas la situacio tra la tuta lando, la plej «prospera» en la mondo.

Kiel sciate, la urbo Detroit estas centro de la aŭtomobila industrio kaj sidejo de ĝia (industria) reĝo, Ford. Ĝuste jaro pasis de tiu tago, kiam Ford maldungis kaj forpelis el sia fabriko du trionojn da laboristoj, kvazaŭ por kelksemajna ripozo — hodiaŭ, morgaŭ li estis revokonta ilin. Kaj la triono restinta ĉe la laboro, du aŭ tri tagojn semajne laboris kun plenaj ripozoj je intertempoj.

Dum tiu ĉi tempo, nova maŝinaro estis enkondukata en la fabriko destinita por anstataŭigi grandan parton da homa laboro bezonita por la amasa produktado ĝis nun, kaj intensigi la laboron de tiuj, kiuj restus laborantaj, t. e. fari el ili maŝinojn. Kaj due, fari la konkuron sur la merkato pli efike. Estis elpensata ankaŭ nova tipo de aŭtomobilo, kiu, per la novaj perfektigoj teknikaj sur ĝi, laŭ la atendoj, alfluigu novan oron en la kasojn de ĝiaj aŭtoroj.

La longtempa atendado laborista havis finon — Ford rekomencis dungi laboristojn de certa tempo. Sed je granda «surprizo» por liaj malnovaj laboristoj, li ne redungis ĉiujn el ili — kaj apenaŭ la duonon; la maŝinaro forprenis la lokon de la alia duono.

Ĉe Ford oni komencas per 5 dolaroj kaj atingas ĝis 8-dolaran tagsalajron (la longtempa restado ĉe laboro altigas la salajron ĝis 8 dol.). Ĉe la nova redungo multaj perdis siajn altigitajn salajrojn de la pasinta jaro kaj rekomencis per 5 dol. «Kiu deziras laboron denove, tiu povos havi ĝin per nura konsento al komenca tagsalajro.» Tiel la «bona» Ford diris al siaj revenintaj laboristoj. Ĉar 2—3000 laboristoj ĉiutage atendas antaŭ ĉiu el la du fabrikoj liaj petante laboron, kaj oni dungas apenaŭ 60—100 el ili, eĉ ne ĉiam, li sentime povas riski tiun parolon.

La tabulon kun surskribo «Hodiaŭ laboristoj ne bezonataj» oni neniam malkroĉas de sur la fabrika enirejo. Sed, ĉar malgraŭ tio oni ja dungas kelkajn, jeno rezultas: la laboristoj atendas en la vicoj, ĝis la fabrika fajfilo signalas, ke la taga ŝanĝo forlasu la laboron. Por esti la unuaj en la vicoj, iuj enviciĝas ankoraŭ de la vespero kaj dormas tie en la fabrika korto sub malkovrita ĉielo, malgraŭ la vintra vetero.

Dum tiu tempo la polico ankaŭ estas okupata: ĝi dispelas, batas, piedpremas per la ĉevaloj la «aĉan» amason, por malembarasi la surstratan trafikon. Ve al lastaj uloj envice! Je la oka matene la vicoj ekmoviĝas al la barako, kie estas speciala oficisto, kiun la miloj da laboristoj ĉiutage preterpasas, por vidi lian kapon nee ŝanceliĝanta. Aŭ — kiel liaj dek fingroj premas la maŝineton po homo. Parolo estas malpermesata.

Tiel estas hodiaŭ ĉe Ford. La samo okazas ĉe la aliaj aŭtomobilfabrikoj. Kaj oni scias, ke la aŭtomobila industrio sola donas vivon al centmil laboristoj en nia urbo.

Kio estas en Detroit, pligrandigita estas la samo tra la tuta lando, ĉe ĉiuj branĉoj ekonomiaj. Malsatado, malvarmo kaj mizero estas gastoj ĉe miloj da laboristaj familioj. Dum la registaro parolas pri la prospero, al kelkaj (laŭ la gazetaro 4) milionoj da laboristoj oni rifuzas eblecon perlabori vivadon. Kaj ankoraŭ kiom da milionoj estas dungitaj nur parton de la labortempo . . . Dum la kofroj de la usona kapitalista klaso rompiĝas pro riĉeco, la laboristoj kaj iliaj edzinoj kaj infanoj kontraŭvizaĝas la zorgon kaj mizeron. La senlaboruloj en senutila serĉo de laboro. Tiuj, kiuj ankoraŭ havas laboron, timantaj perdi ĝin. La kapitalistoj utiligas la situacion, kiel ordinare, por plimalgrandigi la salajrojn, malfortigi la laboristajn unuiĝojn kaj plene malbonigi la laborularan kondiĉaron.

Sekve de la krizo jeno rezultas: Miloj da farmistoj bankrotas kaj translokiĝas la urbojn serĉante laboron en fabrikoj; multaj laboristoj aĉetintaj meblojn, domojn kaj aŭtomobilojn je limtempa pagado (partpago), perdas la posedrajtojn sur la aĉetitajon, kies valoron ili eble elpagis duone, ²/₃ aŭ eĉ ³/₄-one. Ekzemple unu el miaj najbaroj — armeno laŭnacie — jus perdis la domon, de kies valoro — 17 000 dolaroj — li sukcesis elpagi 13 000 dol.

En la fabriko, kie mi laboras, oni ne dungas laboristojn pli aĝajn ol 40 jarojn. Tion plendas ankaŭ laboristoj el aliaj lokoj.

Tio estas la ĝenerala situacio en Usono. V. M. (3647).

PS. —Tiu ĉi skribaĵo estu respondo al ĉiuj Gek-doj, kiuj per leteroj demandis min. Mi ne havas tempon respondi aparte. — V. M.

— pàgina 2 —

256 — SENNACIULO

LA HODIAŬA USONO

III

Ŝirme de tiuj protektaj tarifoj, Usono havas ekonomie sendependan ekzistadon, aĉetante kaj vendante ekstere nur etan parton da tio, kion ĝi konsumas aŭ produktas. Tio ankoraŭ estas trajto profunde originala.

Usono konsistigas grandegan internan merkaton, kies aĉetpovo estas praktike nelimigita. Dum la ĉefaj industrioj de Anglio eksportas la tutan duonon el siaj produktoj.

Sed unu rimarkindan punkton, meze de tiu ekonomia situacio, ni atentu: la senbridan financan prosperecon de Usono rigarde al malriĉiĝinta per la milito Eŭropo. Inter la militprofituloj Usono senkontraŭdire tenas la unuan vicon. La eŭropa orrezervo transiris la Atlantikon. Sekve ne estas mirinde, ke, en jaro 1914 ŝuldantoj de Eŭropo, la usonanoj fariĝis ĝiaj kreditoroj. Nuntempe, la granda usona federacio estas la kreditoro de l’ mondo. Ĉie ĝiaj bankoj «kontrolas entreprenojn kaj arbitre disponas pri registaroj, kiujn ili povas per gesto bankrotigi.»

Tial tiu ĉi fiera malestimo de l’ nuna amerikano por ĉio ne specife amerikana. Sed nek la alteco de la laboristaj salajroj, nek ilia vivnivelo, nek la grandioza financa prospereco montras la ĝustan antitezon inter la produktadoj sur ambaŭ bordoj de l’ Atlantiko. Estas tiu antitezo: la laboro en Usono bazas ĉefe sur la maŝinismo — la agrikultura kiel la industria laboro; la nutraĵa industrio kiel la metalindustrio. La parto da intelekto estas reduktita al minimumo. La homo nur estas manlaboristo, ereto da grandega dentradaro bone regulita, kie la individua iniciatemo estus pli malutila ol utila.

Usono nur konas la inĝenieron kaj la sennoman manlaboriston. Eŭropo konservis la metiiston; kaj tiu ĉi metilaboristo estas ankoraŭ iurilate artisto. Eble per tio la nova mondo plej multe diferencas de la malnova.

Ankaŭ la termino «politika partio» ne respondas en Usono al la eŭropa kompreno, ĉar la medio ne estas la sama.

La demokrata partio en Usono estas esence opozicia partio kaj komponiĝas el malkontentuloj akre kontrastaj en si. Ĝia neprenebla citadelo estas la anglosaksa kaj kontraŭalkohola Sudo, timigita de la kreskanta influo de l’ fremdaj enmigrantoj kaj de la danĝero kolorrasula. Sed la grandaj kosmopolitaj urboj kaj la Oriento liveras al la partio ŝateblan kontingenton: estas precipe la amaso da novevenintoj de elĉiea deveno, kiu serĉas en la demokrata partio moralan kaj materian defendon kontraŭ la rezervemo kaj la malŝato de la malnovaj amerikanoj. A. Smit, la demokrata guberniestro de l’ ŝtato Nov-Jorko, estas nuntempe la reprezentanta tipo de tiu ĉi politiko. Naskita mem en Usono de fremdlandaj gepatroj, de katolika kaj irlanda origino, li sola simboligas la tendencojn de l’ nov-amerikanoj. Kaj en medio tiel fremdlanda kiel Nov-Jorko kun ĝiaj juda, pola, rusa, irlanda, itala kvartaloj, Smit ĝuas grandegan popularecon.

Koalicio tiel kontrasta en si kiel la demokrata partio usona nur escepte povas pensi prezenti sian kandidaton por la prezido de Usono. Oni notu la influon, kiun havas en tiu partio la grupo de la grandaj kosmopolitaj urboj de l’ Oriento. La triumfo de tia kandidateco, se ĝi iam realiĝos, signifus videblan signon de profunda ŝanĝiĝo en la psikologiaj kondiĉoj de la usona popolo. Efektive ĝis hodiaŭ la kutimo, pli forta ol ĉiu leĝo, permesis, eniri la Blankan Domon (parlamenton) nur prezidantojn de anglo-saksa kaj protestanta deveno. Solaj esceptoj estis Roosevelt (Rosvelt’) kaj Martin Van Buren, kiu havis la prezidantecon de 1837—1841. Sed tiuj du esceptoj nur konfirmas la regulon. Kaj ili ambaŭ estis de holanda bazo; ili apartenis al tiu grupo el malnovaj familioj de «Knikerbokers», kiuj rekondukas sian originon ĝis la fondo de Nov-Jorko. Plie ili ambaŭ praktikis la reformitan¹) religion. Nek je unu nek je alia maniero A. Smit povas kompari sin kun ili.

Opozicie al la demokrata partio, la respublikana partio estas tiu de l’ organizita riĉularo, de l’ grandkapitalista produktado. Ĝi ankaŭ estas naciista partio, kiu konsistiĝas el la anglo-saksaj kaj puritanaj loĝantaroj (la Sudo esceptita), precipe en la konservemaj medioj de l’ malgrandaj urboj kaj de la kamparo. La Oriento kaj la Okcidenta Centro ĉirkaŭ la Grandaj Lagoj konsistigas ĝiajn citadelojn, la Nordokcidento kaj la Pacifikaj ŝtatoj servas al ĝi kiel apogo. La ŝtatoj Nov-Jorko, Nov-Jersej kaj Konektikut formas izolaĵojn de «dubaj» ŝtatoj inter la demokrataj regionoj de l’ Suda Atlantiko unuflanke, kaj aliflanke de Maine (Men), Masaĉusets, Vermont ktp., kiuj estas senhezite respublikanaj. La tri «dubaj» ŝtatoj estas ankaŭ esence kosmopolitaj, kiel la grandaj modernaj metropoloj. Nov-Jorko kaj Filadelfio kun siaj alilandaj elementoj faligas la elcenton de origin-amerikanoj ĝis nur 33%. Sur unu kaj alia parto de tiu ĉi multrasa insulo, la proporcio supreniĝas al 51 kaj 65 en Maine, Njuhempŝir kaj Vermont, kaj ĝis 90% kaj pli en Sud-Atlantiko.

Sed la dispartiĝo geografia de la politikaj partioj kondukas, flanke de la demokratoj kaj respublikanoj, al «agrara radikalismo». Kaj tiu ĉi lokiĝas en iuj regionoj de l’ Nordokcidento, dediĉantaj sin al la nura kulturo de greno kaj lokitaj nur okcidente de linio de jara pluvkvanto malsupera al 500 milimetroj. Kurioza influo de l’ naturaj kondiĉoj al la vivo de l’ politikaj partioj! La daŭremaj sekperiodoj, kiuj ne estas maloftaj en tiu lando, difinas fakte en tiu medio de «farmistoj», de skandinava kaj germana deveno, egaligajn kaj perfortkarakterajn tendencojn, periodajn ekpuŝegojn de malkontenteco trapenetritajn de socialismo.

La prezidant-kandidateco de l’ senatano La Follette donis okazon al tiuj malkontentuloj, montri sian malfavoron por la grandaj bankistoj kaj industriistoj. Funde tiu ĉi agrara radikalismo estas nur la protesto de ŝuldanto kontraŭ sia kreditoro. Kie La Follette trovis la plej fortan apogon, tie pli ol 50% de la farmbienoj estas ŝarĝitaj per hipotekoj profite al la kapitalistoj de l’ Oriento. — Tio estas la bilanco de la politika vivo en Usono.

En siaj internaciaj rilatoj la amerikanoj malinteresiĝas pri la problemoj de l’ malnova Eŭropo. Tiuj de l’ Pacifika maro kontraŭe forte altiras ilian atenton. La demando de la flavuloj estas unu el tiuj temoj; afero de ekonomia ĵaluzo, de salajro aparte, sed ankaŭ de blankrasa religio, pri kio ĉiuj anglo-saksaj socioj, precipe la ekstereŭropaj, ŝajnas hodiaŭ fanatikaj. El tiu spirito naskiĝis la konataj malhelpdecidoj pri la ĉina kaj japana enmigrado. Kontraŭe al la slava-mediteranea enmigrantaro, kiu loĝiĝas en la antaŭurboj de l’ grandaj urboj, la japanoj en Kalifornio estas je ²/₃ terkulturistoj; ili konsistigas realan danĝeron por la malgranda amerikana farmisto izolita, ĉar li ne povas elteni la konkurencon de homoj, kiuj laboras, viroj kaj virinoj, 18 horojn potage. Nur la leĝo de 1924, kiu komplete malpermesis la azian enmigradon, metis finon al la danĝero.

Disvolviĝis firma solidareco de la anglo-saksoj pacifikaj kontraŭ la ĉinoj kaj japanoj, rasa solidareco bazita sur la rasa religio, kiu unuigas inter si Usonon kaj la britajn regatlandojn. Kanado kaj Aŭstralio sentas sin nevenkeble altirataj al Usono kiel al natura protektanto pli proksima ol Britio. Kaj la interkonsentoj de Vaŝingtono povas esti konsiderataj kiel ligiĝo bazita sur la rasa solidareco de ĉiuj ĉirkaŭpacifikaj anglo-saksoj kontraŭ Japanio.

La kadukiĝo de Eŭropo dume plenumiĝas sub niaj okuloj, neatentate. La usonanoj ŝajnas destinitaj pli malpli frue fariĝi la estra elemento de l’ anglosaksa homaro en la mondo, je la loko de Anglio. (Fino).

Laŭ G. Vallée (en «La Granda Revuo», Paris) kompilitrad. N. B.

¹) Protestanta doktrino de Kalvin.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 257

Faktoj sen komentoj

La britoj en Tibeto

En Tibeto ĝis nun la virina sekso havas la plej superan potencon. La kutimo volas, ke virino havu kelkajn edzojn. Sed lastatempe (okt. 1927) estas fondita «Virseksa unuiĝo sendependa de virinoj» en Lhasa, kiu celas forigi la malnovan kutimon. La movado sukcesis atingi kompromison sub formo de leĝprojekto kun jena teksto: 1. ĉiu virino nur povu havi unu edzon; 2. la edzino ne povu ordoni iun bezonon al sia edzo; 3. kiam edzino mortis, la edzo havu la rajton reedziĝi ktp. Ĉar la leĝo ankoraŭ ne estas oficialigita, la viroj ankoraŭ praktike estas sub la dependeco de l’ virinoj.

Tiu forigo de malnova kutimo havas sian politikan signifon. De 50 jaroj la angloj klopodas kontraŭigi Tibeton al la ĉina regno. Ili sukcesis ribeligi kontraŭ Ĉinio la religian ĉefon de Tibeto, konatan sub la nomo Dalai lama, kiu fine proklamis la sendependecon. La brita registaro antaŭ kaj post la granda milito malhelpadis reakiron de Tibeto per la ĉinoj. La Dalai lama, klera homo, obeema instrumento en la manoj de la angloj, subtenas progresigajn tendencojn en la lando. Ĉu do la novtempan leviĝon kontraŭ malnova tradicio, la emancipemon de l’ viroj, oni devas kompreni kiel efikon de la brita invado? . . .

Metia solidareco

Demandite pri sia sinteno al la marŝalo Hindenburg la konata franca marŝalo Foch respondis al intervjuanto jene: «Hindenburg estas prezidanto de la germana respubliko, kaj mi ne permesos al mi juĝi liajn militistajn ecojn; koncerne al ĉiu alia opinio mi ne estas kapabla, ĝin formuli. Sed mi deziras deklari ankoraŭ tion: Hindenburg estis honorinda militisto kaj bonmanierulo. Li restos en mia memoro kiel vera kavaliro.»

La alkoholismo en Sovetio

En Moskvo estas fondata kontraŭalkohola societo kun monata kotizo 10-kopeka. En la 150-persona konsilantaro troviĝas i. a. Buharin, Jaroslavski, Larin, Semaŝko, Demian Bednij. Laŭ parolado de K-do Buharin, en 1924 la alkoholkonsumo sumiĝis je ĉ. 10 milionoj da litroj, en 1927 je ĉ. 400 milionoj da litroj. La laboristoj elspezas 14—17% el sia salajro por trinki; kaj en 1926 la suma elspezo de l’ loĝantaro faris unu miliardon da rubloj. — Ni ne scias, ĉu tiu informo estas vera. Niaj sovetiaj K-doj supozeble povas kontroli ĝin.

Stultuloj kaj fanatikuloj ne abonas Sennaciulo-n. Kompense inteligentuloj kaj larĝvidulo ne nur abonas ĝin, sed konstante varbas abonantojn.

PRI LA PLENA VORTARO DE ESPERANTO

Sekve de nia alvoko, aperinta en n-o 185 de «S-ulo», ni jam ricevis kelkajn tre kuraĝigajn leterojn. Estas evidente, ke nia entrepreno trovos plej bonan akcepton ĉe la tuta esperantistaro. Al ĉiuj leteroj ni ne povas respondi aparte, tial ni donas ĉi tie kelkajn sciigojn:

  1. La fakto, ke ni komisiis al kvar fakuloj la taskon prilabori nian vortaron, tute ne signifas, ke ni rifuzos la kunlaboron de kiu ajn kompetentulo. Tute male, ni deziras, ke la verko estu la rezulto de internacia kunlaborado, kaj tiucele ni jam alvokis en n-o 184 de «S-ulo». Cetere nia fakula kolektivo jam posedas abunde materialon kolektitan dum pli ol 20 jaroj da zorga kompilado kaj pri kiu okazis internacia diskutado.

  2. La komunaj vortoj, prepozicioj ktp. estos larĝe klarigataj per multaj ekzemploj.

  3. Estas neeble jam nun difini la prezon de la volumo, ĉar ni ne konas ankoraŭ tute precize la nombron de paĝoj kaj ne ricevis respondon al niaj demandoj pri prezoj ĉe diversaj presejoj. Almenaŭ oni estu certa, ke la prezo estos minimuma. SAT ja ne estas komerca firmo kaj ne havas kiel ĉefan celon gajni monon. Ni do povos liveri al la esperantistaro bonegan vortaron por prezo, kiu maltimas ĉiun eventualan konkurencon. Ni cetere sukcesos per lerta teknika aranĝo atingi, ke la verko entenos ĉiujn teknikajn vortojn en tre malmulte da spaco.

  4. Kvankam ni ne povas tute precize difini la prezon, ni tamen povas sciigi, ke ĝi ne atingos 40 fr. fr. (7 germ. markojn). Sekve oni jam povas antaŭmendi sendante tiun sumon. Se ĝi estos tro granda, nu, la plio restos en la konto de la subskribinto.

Oni do povas esti certa, ke nia entrepreno estas ĉiurilate bone pripensita kaj aranĝata. Jam nun subskribu, kaj kunlaboru! . . .

DIREKCIO DE SAT.

TAGO EL MIA VIVO

Mi estas tridekkvin-jara laboristo en Liverpool (Livejrpul), komerca urbo en Anglio, kaj laboras en manĝaĵmagazeno kiel ekzamenisto de metalaj ujoj, kiuj enhavas konservatajn manĝaĵojn (viandojn, fiŝojn, fruktojn ktp.). La komercaĵoj estas importataj de la firmo per vaporŝipoj el fremdaj landoj. La ujoj jam pleniĝis, kiam mi ricevas ilin, kaj tiam mi devas ekzameni ilin, sed nur ekstere: ĉu ili estas tro malpezaj, ne trapikitaj, aŭ iel malboniĝas ktp.

Matene je la sepa mi estas vekata per alarmhorloĝo, tiam mi devas ellitiĝi por ĉeesti la tenejon je la 8-a. Mi lavas min kaj manĝas rapide matenmanĝon, ĉar la distanco al la laborejo faras kvin kilometrojn. Iafoje mi veturas per biciklo, iafoje per fervojo, kiam la vetero estas tre malbona. Alveninte la laborejon mi tuj komencas labori. Ĉe mia laborstablo sidas kvar virinoj, kiuj estas konataj kiel «etiketistinoj», t. e. ili algluas la etiketojn por montri la enhavon de la ujoj. Mi devas malfermi la skatolojn, kiuj enhavas la ujojn, kaj tiujn ĉi mi ekzamenas. Poste, kiam la ujoj estas etiketumitaj de la virinoj, la skatoloj estas repakataj. Mi tiam fermas ilin per martelo kaj najloj. Mi devas tiel fari dek aŭ dekdu dum ĉiu horo. La skatoloj estas tre pezaj, kaj mi laciĝas baldaŭ portante ilin tien kaj reen. Je la 12-a mi estas libera unu horon por tagmanĝi. Poste mi revenas en mian fakon kaj ripetas la saman laboron ĝis la 17-a.

Laborinte ok horojn mi iras hejmen. Mi havas ĉefmanĝon, post kiam mi lavis min (tio estas tre necesa!). Vespere mi ĉeestas sindikatan kunvenon aŭ studas esperanton. Ĉu mi havas iajn amuzojn? Nu do! Mia salajro ne estas tro granda. Mi ricevas semajne £ 3,3 (aŭ preskaŭ 33 spesmilojn). Mi estas edzo kaj havas edzinon kun tri infanoj. Tial mankas mono por amuzi nin. Iafoje mi akompanas mian edzinon al la kinematografejo, sed tio okazas tre malofte. Vernon Meek (Vejron Mik).

Ĉeĥoslovaka komunumo en stepoj post Volga

En la vastaj postvolgaj stepoj proksime de urbeto Novouzensk (Saratova gubernio) en 1925 fondiĝis agrikultura komunumo el 176 ĉeĥoslovakoj-elmigrintoj. En treege krudaj kondiĉoj troviĝis komence la anoj de l’ komunumo: forestis loĝejoj, mankis mono, ĉirkaŭis ilin nur primitiva, nekultura stepo. La energio de l’ komunumanoj venkis tiujn provizorajn malfacilaĵojn, kaj la komunumo komencis rapide ekflori. Aperis provizoraj dometoj, ekbruis traktoroj, ekbolis laboro. Nun la komunumo havas komunan kuirejon, panbakejon, tornistan, lignaĵistan, seruristan, ŝuistan kaj forĝistan metiejojn, buter- kaj brikfarejojn. Aŭtune estos finkonstruita mekanika muelejo kaj elektro-stacio. En la komunumo kaj najbaraj rusaj vilaĝoj eklumos «lampeto de Iljiĉ»¹). En la komunumo bolas kulturkleriga laboro. Ekzistas elementa lernejo, klubo, biblioteko, orkestro. La labortago estas 7-hora. Inter la membroj de l’ komunumo forestas malpacoj; ĉe ĉiu sentiĝas deziro labori por la komunaj interesoj. La komunumo havas tre bonajn interrilatojn kun la rusa loĝantaro kaj gasteme akceptas rusajn vilaĝanojn, kiuj interesiĝas pri sistemoj de mastrumado en la komunumo.

La kultura influo de l’ komunumo al ĉirkaŭaj kamparanoj estas senduba. Vendante bonrasajn hejmbestojn kaj hejmbirdojn al la kamparanoj ĝi plibonigas ilian brutaron. Pasintjare la komunumo plantis fruktĝardenon, kaj la najbaraj vilaĝoj tuj imitis tiun ekzemplon. Ĝenerale imitante la komunumon, la kamparanoj komencis enkonduki novajn formojn de agrikulturo en siaj mastrumejoj.

Printempe la komunumo pliriĉiĝos je novaj membroj: el Ĉeĥoslovakio alveturos 16 familioj.

Laŭ loka gazeto komunikis (4358).

¹) Tiel iam estas nomata la elektra lampo en Sovetio, ĉar Lenin kiel unua skizis gigantan planon de elektrigado de Sovetio.

— pàgina 4 —

258 — SENNACIULO

SENNACIULA SPORTA PAĜO

Kompilanto: Ad. Wendt, Leipzig O 27, Lange Reihe 11-a (Germ.)

20 jaroj da laboro de Lab. Gimnast-Unuiĝo en Mor Ostrava

Pasintan monaton festis la 12. regiono¹) de Dĕlnická Tĕlowýchovná Jednota (Laborista Gimnast-Unuiĝo) en Mor Ostrava, Ĉeĥoslovakio, sian 20-an datrevenon, unuigitan kun ĝenerala kunveno. En la salonego de la «Popola Domo», bele ornamita per 20 ruĝaj standardoj, kunvenis proksimume 350 reprezentantoj de LGU kaj multnombraj gastoj kaj reprezentantoj de politika, profesia kaj kooperativa organizoj. Inter la eminentuloj oni vidis la estron de la Asocio de Laboristaj

[BILDO p.4 | 12,33,93,63] Foto: longaj vicoj da gimnastikistinoj en blankaj vestoj kaj mallongaj jupoj, kun brakoj etenditaj horizontale kaj grandaj stelformaj ringoj en la manoj, sur vasta placo; fone granda tribuno kaj fabrikaj kamentuboj.

Gimnastinoj ĉe la II. Ĉeĥoslovaka Olimpio Laborista en Praha 1927

Gimnast-Unuiĝoj, K-don Hummelhans, soc. dem. deputiton K-don Prokeŝ kaj soc. dem. senatanon K-don Dr. Witt.

  1. regiono de LGU en Mor Ostrava estis fondita en la jaro 1908 kun 7 unuiĝoj (societoj), nombrantaj entute 350 membrojn.

Malfacile tiam estis la laboro, sed pro la amo kaj fervoreco de la K-doj al la movado, tiu ĉi kreskis rapide.

Nelonge antaŭ la eksplodo de la mondmilito oni jam preparis sin diligente por Olimpio, kiu estis okazonta 1915, sed pro la milito estis neniigita. Dum la daŭro de l’ milito estis ĉesigita la tuta laboro.

Venis la nacia revolucio en la jaro 1918, kaj la movado en la regiono rapide diskreskis, tiel ke en 1920 ĝi nombris jam 77 unuiĝojn kun 7995 geanoj. En la jaro 1921 ĝi estis sur la plej alta ŝtupo de sia evoluo, sed pro malfeliĉaj politikaj bataloj inter la komunismo kaj socialismo ĝi estis iomete malfortigita.

Tiun ĉi jaron la 12. regiono de LGU partoprenis la Laboristan Olimpion en Praha kun 5000 membroj. Poste ĝi okazigis en sia loko grandan gimnastfeston en propra stadiono. En la jaro 1924 ĝi gimnastis en Brno, kaj en 1925 la regiono sendis multe da gegimnastuloj al la I. Internacia Olimpio Laborista en Frankfurt a. Main. Poste oni preparis sin al la II. Laborista Olimpio Ĉeĥoslovaka en Praha (1927), kie la 12-a regiono montris plej bonan disciplinon, pretecon kaj oferemon. Ĉijare la regiono ankaŭ partoprenis gimnast-festojn de la germanaj K-doj en Breslaŭ. Nun estas projektita aranĝo de gimnast-festoj en Mor Ostrava kaj partopreno je sportfesto de polaj K-doj en Krakovo.

Hodiaŭ la 12. regiono de LGU kalkulas en 123 unuiĝoj 12 231 geanojn. El tio estas:

4 829 viroj
1 381 virinoj
1 089 junuloj
908 junulinoj
1 912 lernantoj
2 112 lernantinoj
entute 12 231

La membraron plejparte konsistigas industria laboristaro: ministoj, metalistoj, teks-laboristoj ktp. Instruistoj estas 39, oficistoj 162, kuracistoj 4 kaj 1 profesoro. La membraro estas organizita: 59% profesie, 49% politike en soc. partio kaj 38% kooperative.

La estraro de la regiono aranĝis multe da lernejoj kaj kursoj por funkciuloj, gegimnastuloj kaj instruktoroj. En jaro 1927 estis okazigataj 4552 edukaj aranĝoj (paroladoj, diskutoj, teatro ktp.). En la unuiĝoj estas 2489 senkonfesiuloj kaj 1442 abstinentuloj.

En la ĝenerala kunveno estis montrataj la vojoj al plua laboro en tempoj venontaj. Pro la meritoj faritaj al la movado de LGU la membraro esprimis al la estro de la 12. regiono, K-do Ŝtepanek, kaj regiona gimnastestro, K-do Fiŝer, la plej koran dankon. La lasta ricevis donace belan statuon prezentanta sportulon.

La ĝenerala kunveno do klare montris grandan valoron de sport-gimnasta movado laborista kaj estis

¹) Regionoj de DTJ estas partoj de la Asocio de Laboristaj Gimnast-Unuiĝoj en Ĉeĥoslovakio. La Asocio nombras pli ol 1000 unuiĝojn (societojn) kun pli ol 100 000 membroj. La Asocio estas dividita je landoj, tiuj je regionoj, tiuj denove je distriktoj kaj la lastaj estas formitaj el la unuiĝoj (societoj). La Asocio apartenas al la Socialista Sport-Internacio Laborista.

Sportuloj nur povas profiti sian esperantoscion se ili estas abonantoj al «Sennaciulo»

— pàgina 5 —

SENNACIULO 259

TRA ESPERANTIO

ESPERANTO-SERVO DE SAT

Raporto pri plenumita laboro en jaro 1927

En 1927 funkciis unuan jaron la oficiala Esperanto-Servo de SAT. La plenumita laboro kompreneble ne estas kontentiga, sed tamen ĝi montras plej trafe, ke la ekpaŝita vojo estas ĝusta. Plia sukceso de la laboro nur dependas de plia aktiveco de K-doj en ĉiuj lingvoregionoj, ĉar estas malfacila — ja neebla tasko, antaŭenpuŝi nian movadon per tiom juna aparato, se nur tre malmultaj K-doj subtenas ĝin.

Esperanto-Servo havas nun ĉirkaŭe 115 reprezentantojn en 33 landoj (lingvoregionoj estas multe pli, ja sole en Sovetio nia materialo estas tradukita en pli ol 10 diversaj lingvoj). Bedaŭrinde el alvokoj niaflanke ne rezultis plivastiĝo de nia servo, rilate al la landoj provizataj per nia materialo. Notante la landojn, kiuj konstante ricevas nian materialon ni insiste petas K-dojn en necititaj landoj, nepre interrilati kun ni kaj partopreni nian gazetservan laboron. Ni nun sendas niajn raportojn al: Portugala Okcident-Afriko, Sud-Afriko, Alĝerio, Argentino, Aŭstrio, Belgio (pere de gazetservanto por franclingvaj regionoj), Brazilio, Britio, Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Ĉinio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Japanio, Jugoslavio, Kanado, Latvio, Litovio, Nederlando, Norvegio, Polio, Portugalio, Sovetio (al multaj lingvoregionoj), Svedio, Svisio (parte per gazetservanto por franclingvaj regionoj), Usono.

Dum jaro 1927 estas dissenditaj 310 raportoj (sed efektive pli, ĉar tre ofte ni sendis raportojn el sama lando sub sama n-o — kiel a, b, c, ĉ ktp.). La raportoj, krom kelkaj alvokoj, notoj koncernantaj precipe al esp-istoj, aperis preskaŭ senescepte, kvankam ofte nur en unu aŭ du gazetoj.

Laŭ tute nekompleta statistiko (multaj K-doj ne resendis raportfoliojn, ĉar certe ili konsideris tion ne grava) la raportoj aperis en 1466 numeroj de gazetoj, do mezkalkulite aperis ĉiu raporto en preskaŭ 5 gazetoj.

Plej ofte presitaj raportoj estas: Sepa tutmonda kongreso de proletaj esperantistoj — 34-foje (194 — raport-n-o en nia materialo); Nekonataj loĝlokoj en Tajga — 28-foje (26); El Litovio — 24-foje (177); Mezepokaj metodoj en Jugoslavio — 21-foje (50); Infaneco de Lenin — 21-foje (97); El Hispanio — 20-foje (137 — kelkaj raportetoj); El farmlaborista vivo en Nederlando — 18-foje (7); El Polio — 18-foje (287 — kelkaj raportetoj); El Sovetio — 16-foje (66 — kelkaj raportetoj); El Polio — 16-foje (226 — kelkaj raportetoj); Nederlanda entreprenisto pafas al strikantoj — 13-foje (48); El Bulgario — 13-foje (182 — kelkaj raportetoj); Infan- kaj virinlaboro en la nederlanda agrikulturo — 12-foje (1); Kultura vivo en Sovetio — 12-foje (111 — kelkaj raportetoj); El Ĉekoslovakio — 12-foje (216 — kelkaj raportetoj) ktp. Ni ripetu denove, ke tiu statistiko ne donas al ni klaran bildon, ĉar multaj K-doj ne sendis al ni sciigon pri apero de raportoj. Ni do esperas, ke en kuranta jaro niaj gazetservantoj pli atentos raportadon pri rezulto de niaj laboroj, ĉar tia statistiko certe estos plej bona pruvilo pri taŭgeco de esp-o por la tutmonda laboristmovado.

Krom oficialaj raportoj ankaŭ estas dissenditaj specialaj alvokoj, salutleteroj, koresponddeziroj ktp., kiuj ankaŭ tre ofte aperis en multaj gazetoj. Laŭ plej modera takso aperis nia materialo almenaŭ en 3000 n-oj de gazetoj. Ni tute ne kontentas pri tiu rezulto; sed ĉu ĝi ne montras al ni klaran vojon por servigo de esp-o al tutmonda ĝenerala laboristmovado? En kuranta jaro — ni jam nun povas aserti — niaj rezultoj estos multe pli bonaj.

Detalojn pri taskoj kaj funkcio de Esperanto-Servo ni ĉi tie ne citu, vi legu pri tio en la nova Jarlibro de SAT baldaŭ aperonta. Ni nur deziresprimu, ke pli da K-doj partoprenu precipe la raportadon, por ke ni povu liveri al niaj gazetservantoj raportojn pri ĉiuj gravaj okazintaĵoj en tutmondo.

Centrejo de Esperanto-Servo.

Raporteto pri la kvara kvaronjaro de 1927

Ni nur koncize raportas pri tiu kvaronjaro, ĉar en la raporto pri la tuta jaro ciferoj jam estas entenitaj.

Estas dissenditaj 88 raportoj (krom raportoj aperintaj sub sama n-o kiel a, b, c, ĉ ktp.). Laŭ revenintaj raportfolioj ne estis presitaj 5 raportoj, sed tamen ni konstatis, ke almenaŭ 2—3 estas presitaj — ja ni ricevis eĉ n-ojn de gazetoj kun tiuj raportoj. Do, restus nur 1—2 negravaj raportoj nepresitaj.

Estas presitaj: 1-foje 15 raportoj; 2-foje 17; 3-foje 19; 4-foje 12; 5-foje 6; 6-foje 2; 7-foje 4; 8-foje 1; 9-foje 2; 10-foje 2; 11-foje 1; 16-foje 1; 18-foje 1. Do, la raportoj dissenditaj dum kvara kvaronjaro aperis entute en 315 n-oj de gazetoj.

Helpu progresigi nian servon, por ke en sekvantaj kvaronjaroj ni povu sciigi, ke niaj raportoj aperis ne en 1, 2, 3 gazetoj, sed en 20, 50 kaj pli da n-oj de gazetoj. Ni rifuzas ĉerpi ian materialon el raportoj de telegrafagentejoj, sed plej gravaj al ni estas raportoj de K-doj, ofte okulvidintaj, mem travivintaj, spertintaj okazintaĵojn, ĉar tiel ni tute diferencas de la ĝis nun funkciantaj gazetservantoj!

Centrejo de Esperanto-Servo de SAT, Gerberstr. 24, Leipzig C 1, Germanio.


instigilo al senlaca kaj oferema laboro en la batalo por pli bona estonteco de la klaso laborista.

Komisiite de K-do Fiŝer kompil-tradukis J. Sedzimir.

P. S.: La estraro de la 12. regiono aranĝis en Mor Ostrava de post la 1. februaro 1928 esperantan kurson. Enskribiĝis 25 partoprenantoj. Malgraŭ manko de tempo multaj estraranoj volonte lernas la lingvon. Gvidas K-do Sedzimir.

MULTAJ ARTIKOLOJ

por «Anguleto de praktikaj konsiloj» jam alvenis ĉe nia sportsekcia redaktoro. Sed estu konstatite, ke ili ĉiuj ne trafas la celon. Certe la sugesto de K-do «Alumeto» ne celis, ke ni publikigu direktivojn pri vivmanieroj! Por montri «nian» percepton pri la aranĝo de la «Anguleto» ni en sekvonta sporta paĝo komencos per represo de korpokulturaj temoj; la unua pritraktu naĝadon, ĉar ĝi el ĉiuj sportspecoj certe estas la plej saniga. Do, paciencigu ĝis tiam.

MALĜUSTAN VOJON

iras niaj K-doj, se ili skribas al la Sporta Sekcio de SAT, petante, ke ĝi interligu ilin kun sportantaj K-doj en aliaj landoj. Tute ne estas eble, ke la sporta redaktoro okupu sin pri tiaj laboroj. Sciu, ke li faras sian laboron post la ĉiutaga panakira laboro kaj krom tio havas gravajn oficojn en la laborista movado. Plej multaj K-doj eĉ forgesas almeti respondkuponon. Kiu do pagu la afrankon? Estonte ni nur respondos, se oni almetis la afrankon por la respondo. Do ne tedu nin per bagatelaj demandoj! Nia tempo estas kosta. Korespondan interligon oni serĉu per koresponda fako de «Sennaciulo».

— pàgina 6 —

260 SENNACIULO

8-a Kongreso de SAT en Göteborg (Svedio)

(14—19. aŭgusto 1928)

Ĉion, kio rilatas al la kongreso adresu al: Einar Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.

9-a Komuniko

Kongresaliĝiloj. Mendu, se vi bezonas kongresaliĝilojn, ĉe Kongresa Komitato.

Kongresmarkojn en du koloroj mendu ĉe Kongresa Komitato. 100 markoj kostas 1 germ. markon aŭ ekvivalenton en alilanda mono; pagu per nacia bankbileto aŭ respondkuponoj.

Pri pasportoj kaj vizoj legu en «S-ulo» n-o 182.

Fakkunsidoj. Notu sur la aliĝiloj, se vi deziras partopreni fakan kunsidon.

Fakkunsido de teksistoj. Kiuj havas proponojn por teksista fakkunsido, sendu al K-do Adolf Johansson, Lärje apud Göteborg.

Fakkunsido de instruistoj-edukistoj. Proponojn por instruista-edukista fakkunsido sendu al K-do Wilhelm Johansson, Box 73, Göteborg, kiu prizorgos la instruistan kunsidon.

Fakkunsido de virinoj. Kelkaj K-dinoj proponis virinan fakkunsidon. Kiuj havas proponojn pri demandoj pridiskutindaj, skribu al Elma Adamson, Nordhemsgat 45, Göteborg.

Fakkunsido de poŝtistoj-telegrafistoj. Proponojn sendu al Gustaf Stengård, Paketexpeditionen, Göteborg 1.

Fakkunsido de metalistoj. Kiu partoprenos, interrilatu kun K-do Anton Norling, Gamlestadsvägen 5—7, Göteborg.

Fakkunsido de studentoj. Studentoj, kiuj partoprenos, interrilatu kun K-do Dim. Snejko, poŝtkesto 33, Minsk, Sovetio.

Fakkunsido de fervojistoj. Proponojn ktp. sendu al Kongresa Komitato.

K-doj! Ni petas vin, bonvolu iom post iom en vialandaj gazetoj presigi notojn aŭ artikolojn pri nia Oka. Materialon vi ĉerpu el «S-ulo». Sendu la gazetn-ojn al la komitato.

Sindikatanoj, kiuj certe alvenos kaj kiuj estas pretaj paroli publike ĉe granda plenaera amaskunveno la 19. aŭgusto, tuj skribu pri tio al Kongresa Komitato.

La 6-a listo de aliĝintoj.

  1. Erich Stölzner, Nowawes, Germ. 9407
  2. René Naville, Tiflis, Sovetio 2042
  3. Paul Michel, Leipzig, Germanio 5525
  4. Herm. Schubert, Duisburg, Germ. 7073
  5. Josef Sverker, Örebro, Svedio 7773
  6. Vitalio Anonimov, Kazan, Sov. 5112
  7. Sven Wikström, Sundsvall, Sved.
  8. E. Stramowskij, Radeberg, Germ.
  9. M. Jansson, Östersund, Svedio
  10. Helena Grahn, Linköping, Sved.
  11. Valdemar Ivanov, Zverevo, Kaŭkaza SSR
  12. Natalio Ivanov, Zverevo, Kaŭkaza SSR
  13. Neonilo Nestorovik, Zverevo, Kaŭkaza SSR
  14. Inno Korolova, Zverevo, Kaŭkaza SSR
  15. Klaŭdino Maksimova, Zverevo, Kaŭkaza SSR
  16. Petro Amplijev, Zverevo, Kaŭkaza SSR
  17. Eŭgeno Filimonov, Porhov, Sov.
  18. Herm. Nonnenmann, Stuttgart, Germanio 511
  19. Oskar Grimm, Stuttgart, Germ. 929
  20. Rudi Hofmann, Leipzig, Germ. 6158
  21. Herbert Walter, Leipzig, Germ. 10888
  22. Otto Schiepe, Ammendorf, Germ. 7046
  23. K-dino Emile Labbe, Leningrad, Sovetio
  24. Johano Grigorjev, Leningrad, Sovetio 11200
  25. V. Juŝmanov, Sverdlovsk, Sov.
  26. Ludw. Bogner, Salzburg, Aŭstrio 3187
  27. Hans Hubalek, Wiener-Neustadt, Aŭstrio 7397
  28. Alois Graller, Köflach, Aŭstrio 7599
  29. Fritz Björklund, Göteborg, Sved. 10649
  30. Adolf Johansson, Lärje, Svedio 8089

Komisiite de E. K. de SAT ni sendis jenan leteron al pli ol 60 laboristaj organizoj. Por ke ni pli bone sukcesu en tiu entrepreno, necesas, ke ĉiuj K-doj agitu kaj klopodu en siaj propraj organizoj por atingi, ke oni sendu delegiton.

SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA 23, Rue Boyer, Paris (20)

Organiza Komitato de la 8-a SAT-Kongreso Adr.: Box 73, Göteborg

Karaj Kamaradoj!

De la 14-a ĝis 19-a de aŭgusto nunjare okazos en Göteborg, Svedio, la 8-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (kutime nomata: Internacio de Laboristaj Esperantistoj)¹). Tiun kongreson ĉeestos laboristoj el almenaŭ 20 landoj. Tamen nur unu sola lingvo estos uzata kaj unufojon pli la pruvo estos farata, ke estas eble forigi la lingvajn malfacilaĵojn, kiuj kutime tre ĝenas la funkciadon de internaciaj kongresoj, dum kiuj devas okazi tedaj tradukoj en kelkajn lingvojn.

Ni opinias, ke via organizo havas intereson kaj eĉ profiton, sendi fratdelegiton al nia kongreso, por ke li povu raporti al vi pri tio, kion li povos sperti proprokule, t. e. ke esperanto estas vivanta lingvo, kiun parolas flue plej simplaj laboristoj, lingvo, per kiu oratoroj povas veki entuziasmon ĉe aŭdantaro, unuvorte, ke la esperantistoj plej sukcese faligis inter si la lingvajn limojn.

Ne nur via delegito povas sperti tion, sed li ankaŭ povos ĉeesti konferencon, kiu okazos ankaŭ en nia urbo preskaŭ samtempe kun nia kongreso, kaj dum kiu ĉiu partoprenanto povos paroli en sia nacia lingvo, dum esperanto estos la sola traduklingvo.

La tagordo de tiu konferenco ne estas ankoraŭ findecidita, kaj ni informas vin, ke ĝi volonte akceptos proponon de vi pri temo, kiun vi dezirus, ke ĝi estu pritraktata.

La fakto, ke SAT jam organizis 7 kongresojn (la unua en Praha, la dua en Frankfurt-Main, la tria en Kassel, la 4-a en Bruxelles, la 5-a en Wien, la 6-a en Leningrad, la 7-a en Lyon), kiujn partoprenis ĝis 300 K-doj el 25 landoj, donas al vi la certecon, ke nia entrepreno estos serioza kaj firma.

Ni esperas, ke vi akceptas nian inviton kaj sendos al nia kongreso fratdelegiton. Se vi en oportuna tempo sciigos pri tio al la Kongresa Komitato, ni estas pretaj aranĝi, ke la kostoj por via delegito ne estos grandaj.

Atendante vian baldaŭan respondon, ni salutas vin solidarece

Kongresa Komitato.

¹) Por via informiĝo (sekvas: Eltiraĵo el la statuto).


En Minneapolis, Minnesota, la 4. marto 1928 mortis juna K-do Alfred Kohn, agema radikalulo, membro de I. W. W. Ni ne scias la loĝejon de iu parenco lia. Ni nur scias, ke li naskiĝis en Germanio, ni pensas ke geparencoj loĝas ie en tiu lando. Eble vi, K-do, per la SAT-aparato k via kono de tiu lando povos trovi ilin. Okaze se vi sukcesos, bonvolu avizi laŭ la jena adreso: General Office I. W. W., 555 West Lake St., Chicago, Ills., Usono. (Peranto: 1781.)

MIA VOJAĜO EN GERMANIO

Senpacience mi atendis la paskan semajnon, por viziti Germanion. Fine, en antaŭpaska vendredo, mi iras al ŝparejo por eltiri la malfacile kolektitan monon, kaj envagoniĝas. En la vagonaro mi konatiĝas kun du ĉeĥoj, kiuj scias francan kaj germanan lingvojn kaj tiel helpis al mi dum la veturado. Ili vagas de loko al loko serĉante feliĉon, kiu ĉiam forkuras, kaj fine promesas al mi lerni esperanton.

Jen Nürnberg. K-do tuj kondukas min al la kongresejo de LEA, kie la prezidanto varme akceptas min. Salutante la kongreson je la nomo de la franca federacio (FEO) mi estas emociita, ĉar la unuan fojon mi parolas laŭte kaj devas venki mian malkuraĝon.

Vespere okazas solena salutvespero; muziko kaj artaj dancoj plaĉas al mi; multaj neesperantistoj ĉeestas, kaj mi devas paroladeti, tiun fojon pli facile ol unue. Merkredon vespere 35 francaj junuloj alvenas en la urbo, kaj la Nürnbergaj K-doj profitas la okazon por varbi por esperanto. Ni havas bonan sukceson; tiun ĉi fojon mi parolas sen timo. Mi adiaŭas la Nürnbergajn K-dojn kun bedaŭro kaj vojaĝas al Leipzig. Tie mi ne anoncis min kaj estas konsternita, ne povante komprenigi min eĉ per plej simplaj demandoj. Feliĉe mi renkontis iomete pli malfrue K-dinon, kiu kondukis min. Vespere mi vizitas kunvenon, kie ĉeestas kelkaj edukistoj, neesperantistoj; mi raportas kelkajn impresojn pri Germanio.

La sekvantajn tagojn mi vizitas Gera, Meissen, Stuttgart. Tie mi travivis la plej belajn horojn, ĉie varme akceptata. Sed la fino tro rapide alvenas; malĝojo ekkaptas min, forlasante la K-dojn, kiel oni sentas sin, se oni forlasas por eble longa tempo bonegajn amikojn.

Dieudonné (9618)

KONFERENCO EL SAT-ANOJ DE LA 5-a SEKTORO

Ĝi okazis paskon en Amsterdamo. Sabatvespere okazis salutvespero en la granda salono de l’ diamantklubo. Ĉeestis krom la holandanoj ankoraŭ proksimume 50 germanaj K-doj kaj delegitoj de diversaj unuiĝoj. Oni parolis nome de diversaj esp-aj grupoj el Germanio kaj Nederlando, liberpensuloj, Nederl. Federacio de transportlaboristoj, IRH, diversaj pionirgrupoj, komunista partio holanda, Intern. Transportlab. Federacio (ITF), Ligo kontraŭ imperialismo kaj kolonia subpremado, Unuiĝo de oficistoj, LEA ktp.

La unuan paskotagon la konferencanoj kunvenis en laborkunsido, kiu pritraktis la evoluon de konferencoj el SAT-anoj de 5-a sektoro, la interŝanĝon de infanoj dum libertempoj, sekvontan konferenco-urbon, rilaton inter SAT-rondo Amsterdam kaj Ned. Feder. de lab. esp-istoj ktp. Posttagmeze K-do Ziegler paroladis pri «Ĉu faŝismo estas itala aŭ internacia afero?» kaj K-do v. d. Heid pri «Laboristaj sindikatoj kaj mondlingvo». La interesaj temoj sukcesigis tiun ĉi klerigan vesperon. Lunde ni organizis ekskurson al la Norda maro. Dum la boatveturado, en diversaj grupetoj, oni priparolis multajn temojn, kaj la kantado kaj vigla babilado pli agrabligis nian ekskurson.

Laŭ raporto de la protokolinto: J. Brauckmann, Amsterdam.

KOREKTOJ

En n-o 186, pĝ. 240, 2-a kolono, linio 18-a de malsupre, la frazo devas teksti jene: «La naciaj dioj estis pli potencaj ol la ekleziaj (dioj).» Ni ne povas klarigi al ni, kiel enŝoviĝis tie la tute kontraŭsenca vorto «konsideroj». — Pĝ. 237, 2-a kol., linio 27-a de malsupre, legu «tie» anst. «tien» (ĝi rilatas al «urbo»). Troviĝas ankoraŭ kelkaj aliaj eraretoj en tiu n-o, kiuj tamen ne malklarigas la sencon.

— pàgina 7 —

SENNACIULO 261

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Finnlando. Helsinki. La ĉeforgano de soc.-dem. partio de Finnlando «Suomen Sosialidemokraatti» aperigas sur siaj paĝoj konstantan esp.-angulon, ĉiun lastan lundon de monato. 22. 3. ĝi aperigis raporton pri SAT-kongreso en Göteborg, 21. 3. duonpaĝan intervjuon pri stato de la esp-a movado. 14. 2. la organo de Finnlanda Lab. Sport-Asocio «T. U. L.» raportis pri la SAT-kongreso. (4207) — Sovetio. Barnaul. Novaj rondetoj ĉe ruĝarmeanoj, ĉe 3 pionir-taĉmentoj, en la ole-fabriko, en la viand-glaciigejo, en 1-a metiista laboristina kartelo. Post raporto al prezid. de profesi-konsilantaro estas fonditaj kursoj por lab. instruktoroj de esp-o k eldonotaj de ili k Siberia Ŝtat-eldonejo poŝvortaroj rus-esp. k esp-rusaj k unu lernolibro. — Aliaj rondetoj fondiĝis ĉe «Pimzavod» (feltbot-fabriko), kun 43 p. (2), 2 rondetoj ĉe partia lernejo (61 p.), 2 rondetoj en infandomo (60 inf.), 3 rond. en fervojistaj kluboj je nomo de Profintern, Komintern k vagonaj laborejoj (130 p.), 2 rond. ĉe sindikato de sovet-oficistoj (65 p.), 1 rondeto ĉe senlaborul-kolektivanoj, 1 rond. ĉe virinoj-metiistinoj. Dum solena festo de Ruĝarmeo K-do Goldfeder legis salutlet. de aŭstriaj k germaniaj ruĝfrontbatalantoj antaŭ pli ol 2000 ruĝarmeanoj k pli ol 1000 civiluloj. La efiko estis grandega. Dum jan./febr. estis farataj rap. k lekcioj en 22 lernejoj, fabrikoj, societoj k kluboj. Al 8-a SAT-kongreso multaj lernantoj-laboristoj estas delegotaj je kostoj de siaj sindikatoj kaj entreprenoj. En preskaŭ ĉiuj murgazetoj de fabrikoj k kluboj niaj peresp. leteroj estas publikigitaj. (5448.) — Leningrad. La grava (dusemajna) jurnalo «Vestnik Znanija» (Heroldo de Sciado) aperigas ĉiunumere esp-an fakon sub nomo: «Espero — la paĝo de l’ esperantisto». En tiu jurn. kunlaboras la prezidantaro de l’ Akademio de Sciencoj. — (Majnov.) Kronŝtadt. En maŝina lernejo en jan. 1928 estas fondita la unua esp-a rondeto ĉe Ruĝa Balta Marŝiparo. La plej interesaj artik. el «S-ulo» estas traduke aperigataj en la semajna lerneja jurnalo, kelkaj en la ĉiutaga gaz. «Ruĝa Balta Marŝiparo». Post disiĝo de la lernintoj sur div. ŝipojn ili tie organizos rondetojn. «Maristoj ĉiulandaj, lernu esp-on!» (5551.)

[BILDO p.7 | 13,62,33,73] Kongresmarko: kvinpinta stelo kun «SAT» super urbosilueto kun turoj, flanke ornamaj strioj; teksto «ESPERANTO — VIII. MONDKONGRESO GÖTEBORG, SVEDIO 14—19 Aŭg. 1928».

Kongresmarko farita laŭ desegnaĵo de K-do Gunnar Torstensson. Havebla ĉe la Kongres-Komitato.

Ĉe la neŭtraluloj

La gazeto «Chemnitzer Tageblatt» aranĝis enketon per esp-o k publikigis kiel rezulton leterojn el 50 landoj de la tero, kiuj estis elmontrataj en la montrofenestro de l’ redaktejo.

En Riesa, Germanio, depost pasko esp-o estas instruata en ĉiuj lernejoj, ankaŭ en la realgimnazio k la komerca lernejo.

Dana «neŭtralula» kongreso okazos pentekoston en Odense, kiun partoprenos la urbestro de Stokholmo Lindhagen.

[BILDO p.7 | 35,6,63,13] Kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro kaj granda skribplumo en kadro.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Elementoj de Esperanto, de V. Svistunov, 2-a eldono (15 000 ekz.), Moskvo 1928, Eld. CK de SEU, 96 pĝ. — Ne pasis unu jaro, kaj jam estas elĉerpita la unua dekmilo de tiu kurslibreto, kio montras la demandon pri taŭga lernilo en Sovetio. Ĉar la verketo estas recenzita en n-o 159 de «S-ulo», ni hodiaŭ nur aldonu, ke la dua eldono estas plivastigita je kelkaj paĝoj, kaj ke ni plezure konstatis la bonan propagandon, kiu eĉ per la ekzerca teksto mem estas farata por SAT, «S-ulo» kaj «Petro». Mi supozas, ke lernantoj kaj kursgvidantoj faris bonajn spertojn per tiu libreto, kiu allogas per sia aktuala enhavo. N. B.

El Spertoj pri Interna Funkciado de la Floraj Ludoj. Varba broŝureto, eldonita de la Dalmau Liceo, str. València 245 — Barcelona (Hisp.). Prezo 50 cent. sv. — La «Floraj Ludoj» estas Literatura Konkurso en esp-o, ĉiujare praktikata depost la jaro 1909 de la neŭtralaj katalunaj esp-istoj en tutmonda skalo.

FIM. Prospekto de la Frankfurta Printempa Foiro 1928, 22.—25. aprilo, Frankfurt-Main. — Kiel la antaŭajn jarojn, la Messeamt (foir-oficejo) per sia esperanta fako eldonis prospekton esp-lingve.

Libera Vojo tra la tuta mondo. (Kio estas esperanto?) 32-paĝa propaganda broŝuro en holanda lingvo. Eld. adr.: Centrale Esp. Boekhandel, Banastraat 2a, Haag (Nederlando). Kun anonco pri SAT k «S-ulo», k adresoj de la lab. esp. unuiĝoj nederlandaj. N. B.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»: L’Ecole Emancipée, Saumur, 22. 4., Tago el mia vivo (6351); El Socialista, Madrid, 17. 4., Let. de M. Gorki; Le Drapeau Rouge (SFIO), Paris, Infanamika mov. en Germ.

Priesperantajn artikolojn k notojn enhavis: D. Deutsche Eisenbahner, Berlin, 15. 4., 22. 4. (kurso); Sächs. Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 14. 4.; Daily Herald, London, 20. 4.; L’Avant-Garde, Tours, 7. 4.

Peresperantan art. enhavis: El Socialista, Madrid, 17. 4.

[REKLAMO p.7] Tra la pedagogiaj parlamentoj — N-oj 2—3 de Internacia Pedagogia Revuo raportas pri ĉefkunvenoj 1927 de 17 instruistaj asocioj en 13 diversaj landoj. Havebla kontraŭ 2 respondkuponoj ĉe M. Goldberg, Leipzig S 3, Frohburger Strasse 68

ATENTU!

Sebastopola Soveto de Sindikatoj dez. seriozan k. daŭran koresp-adon kun profesiorganizoj de ĉl. pri metodoj de profesilaboro, pri ekonomia k. kultura priservado de membroj. Resp. garantiata. Adr.: Sebastopolo, Dvorec Truda, Rajprofbjuro.

Ĉiuj laboristaj organizoj, atentu!

La 29-an de majo en urbo Krivoj Rog okazos 7-a distrikta profsindikata kongreso. Sendu viajn salutojn al nia kongreso. Respondo en la nomo de la tuta kongresanaro estas garantiata.

Adr.: Krivoj Rog (Sovetio) O.S.P.S. por 7-a profsindikata kongreso.

[REKLAMO p.7] La «Fundamento de Esperanto»¹) devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝo de la vojo de unueco. L. L. Zamenhof. — ¹) Mendebla ĉe nia Administrejo.

[REKLAMO p.7] ISK — Internacio de Socialista Kunbatalo. La politika revuo por la klaskonscia laboristo. Ĝi aperas monate kaj pritraktas ĉiam aktualajn problemojn de l’ klasbatalo montrante la veran karakteron de la kapitalismo kaj la necesajn paŝojn por forigi la ekspluatadon. — Tiu ĉi revuo estas gravega batalilo por niaj socialistaj ideoj kaj devas esti abonata de ĉiu aktiva K-do. Abonprezo kvaronjare nur 0,60 mk. g. Provekzemplerojn vi senpage ricevos de «ISK»-Expedition, Schlüchtern Nr. 4 (Bez. Kassel), Germanio

— pàgina 8 —

262 SENNACIULO

NIA POŜTO

1741. — La demando estas jam respondita en n-o 141 de «S-ulo». Cetere en Kabe vi povus legi: «Kara. De alta prezo, kiu multe kostas: …Malkara. De malalta prezo.» Ni ne katenu la lingvon per logikemo. Sufiĉas klareco. — E. L.

11 109. — Ni preferas originalojn ol tradukojn. Ni utiligos nur en okazo de bezono.

10 618. — Mankas loko por enmeti priskribon de tiu loka okazintaĵo. La fotojn ni utiligos por propagandaj celoj.

9437. — Bedaŭrinde nek lokon, nek monon ni disponas por enmeti tiajn bildojn.

8745. — Ni uzos okaze vian artikolon.

9429. — La verketoj literature ne estas tre valoraj. Provu verki pli konkrete k malpli ĝeneralige. Saluton. Red.

2988. — Escepte ni akceptis vian anonceton. Estonte ni ne plu faros tion, ĉar ni ne estas komercistoj de poŝtmarkoj. Adm.

Fermu viajn leterojn per niaj sigelmarkoj. Prezo: 200 pecoj 1.— mk. g.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Bulgario.

K-do Georgi Atanasov dankas al ĉ. sovetiaj K-doj, kiuj skribis al li kaŭze de la koresp.-peto, sed petas pardonon pro nerespondo, kaŭzita de la cirkonstancoj.

K-do Georgi, M. Dimitrov, Gorna Gumaja [?], dez. koresp. kĉl. gek-doj. Antaŭan dankon.

Ĉeĥoslovakio.

— Al tiu K-do en Sovetio, kiu serĉos laboron por mia frato (seruristo) mi estos tre dankema. Skribu al K-do Viktor Potysz, Karvinna, 884, Silezio.

Germanio.

K-do Erich Laue, Eisenbahnstr. 73/3, Leipzig O 30, dez. koresp. precipe pri naĝ- k bicikla sporto. L, PK, PI, bfl. kĉl. Certe k tuj resp.

K-do Hans Spörl, Neuer Bahnhof 34, Hof a. Saale, dez. koresp. kĉl. L, PI, bfl. Ĉiam k nepre resp.

K-do Josef Schiefbahn, Hahnerberger Str. 263, Elberfeld, dez. koresp. kĉl. L, PK, PI, pri ĉ. temoj.

— 4 anoj de la soc. lab. junularo dez. koresp. kun junk-doj ĉl. PK, PI. Skribu al: K-do Alfred Kramer, Freiheitsstr. 32, Hermsdorf, Bez. Breslau.

K-dino Frieda Erdmann (komjunulino, 18 j.), Hallische Str. 186, ptr., Leipzig N 22, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.

K-do Erich Dietrich (k. grupo) Dippoldiswalder Str. 19, Dohna i. Sa., dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.

Jugoslavio.

K-do Slavko Trgić (fajlil-faristo), Miramarksa c 23, Zagreb, dez. koresp. pri fakaj problemoj, L, PK, kĉl. Resp. garantiata.

K-do Kosta Kjurčijević, ul. Pašićeva, 264, Prilep, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj L, PK, PI. Mi scipovas int. stenografion.

Nederlando.

K-do J. Kromme, Molenweg 168, Zwolle, nur PM kun Sovetio kontraŭ hol. k koloniaj. Nur kun seriozuloj k ĉiam nur rekomendite.

Norvegio.

— Miaj lernantoj (komunumlaboristoj) dez. koresp. kun kolegoj ĉl. Adr.: A. Stensrud, Torshovgt. 4/2, Oslo.

Persio.

K-do Bogdano Hajrapetjan, «Persazneft», Téhéran, dez. interŝ. kĉl.: kolorigitaj pk. de ornamaĵoj, keramik-, miniatur-, mozaik- k pentraĵoj de tapiŝoj, skulpt- k floraĵoj, japanaj-ĉinaj pentraĵoj k c. — preferinde de bonaj arteldonoj.

Sovetio.

K-dino Fenja Lipjanskaja (junkom-ino, 18 j.) ul. 1 Maja, 19, Ŝkola Pečatn. Dela, Ĥarkov, dez. koresp. pri div. temoj kĉl. Resp. garantiata.

— 9246 informas siajn koresp-antojn, ke li ne havas eblecon koresp. kun eksterlando.

K-do Isaak Bulba, Zaporojskaja, 16—5, Odessa, dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.

K-do Mirono Ler, str. de Pjatakov, 22—23, Kiev, dez. koresp. kĉl. L, PK, gaz., jurn.

— Esp.-rondeto de 5-a Laborlernejo, dez. koresp. kun infanaj k pioniraj grupoj. Adr.: Kiev, Konstantinovska, 9, Trudŝkola, 5, al Krujok Esperanto.

Kiu volas havi garantiitan de l’ komitato koresp-adon

Diverslanda gejunularo, pioniroj, junkomunistaj organizoj, IRH k polit. enkarcerigitoj, se vi volas havi seriozan, akuratan korespondanton el Moskvo aŭ ties gubernio, turnu vin nur al la junsekcio de Moskva Gub. Komitato de SEU, kiu transdonos vian leteron aŭ peton al dezirata korespondanto kaj kontrolos ties akuratecon rilate al la respondoj.

Sendu viajn adresojn, leterojn, petojn laŭ la adreso: Sovetio, Moskvo, ul. Frunze, 18, 21. ŝkola; MK SEU. Por junsekcio.

★

— Ruĝarmeanoj-esperantistoj dez. koresp. kun laboristoj k soldatoj de kapitalistaj armeoj kolekt. k individue. Resp. ni garantias. Adr.: A. S. Nikitin, Pereulok Rerafa-Korbuta, 2, Bobrujsk.

— Esp.-rondeto de la 3-a tabak-fabriko, Kremenĉug (precipe junk-dinoj), dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Resp. garantiata. L, PK, gaz.

K-do Petro Skvorcov, str. de Zencov 48, Ufa, dez. koresp. pri literaturo, labesk-laboro, laborista vivo k lab. kondiĉoj kĉl. Nepre resp.

— Esp.-rondeto en Semenovka, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. kolektive k individue (gekomjunuloj, vilaĝanoj ktp.). Resp. garantiata. Adr.: T. Pikovski, Semenovka, Kremenĉug. distr.

K-do Sergeo Komarov, kontoro učastka slujbi tjagi, Ĉelabinsk, Uralo, dez. koresp. kĉl. pri la vivo de laboristoj k kamparanoj.

K-do Konstantino Kalaŝnikov, fabr. d. 20, kv. 4, Narofominsk, Mosk. gub., dez. koresp. kĉl. L, PK, PI. Resp. garantiata.

K-do Alekseev Olego, fabr. d. 20, kv. 4, Narofominsk, Mosk. gub., dez. koresp. kĉl. L, PK, PM. Resp. garantiata.

K-do V. Belogorcev, Zavod A. Marti Esperanto, Nikolaev, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Peras koresp-adon.

— Kiu dez. konatiĝi kun la min-industrio k kun la vivkondiĉoj de la ministoj skribu al adr.: O. S. P. S. Konsultbjuro Esperanto, Krivoj Rog. — Resp. garantiata.

K-do Gregoro Ostričenko, Krivoj Rog, O. S. P. S., dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.

— Distrikta Komitato de junkomunistoj dez. koresp. kĉl. Adr.: Krivoj Rog, O.K. Komsomola. — Resp. certa.

K-do A. Somov, Domo de Sovetoj, Okrplano, Pskov, serĉas koresp-antojn por siaj lernantoj, precipe kun komencantoj. L, PK, PI. Nepre resp.

— Esp.-rondeto de Centra Biblioteko, Sovetskaj pl., Pskov, dez. koresp. kun esp.-rondoj de a. bibliotekoj k bibliotekistoj individuoj, kĉl.

K-do G. Tjuremski, Prosp. Lenin, 14, Kremenĉug, dez. koresp. individue k kun grupoj pri ĉ. temoj kĉl. Resp. garantiata.

K-dino Roza Ŝor (oficistino, 20 j.), Soldatskaja 27-b, Kremenĉug, Uralo, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj.

K-dino I. A. Ejfer, Troicka 33, kv. 2, Kremenĉug, dez. koresp. pri div. temoj kĉl.

K-do Beitelmacher (oficisto), Grupkom Sovtorgsluĵ 1, Lenin. prosp. Kremenĉug, dez. koresp. pri div. temoj kĉl., precipe pri lab. vivo k movado.

ENHAVO:

paĝo
La situacio laborista en nuntempa Usono 255
La hodiaŭa Usono 256
Faktoj sen komentoj 257
Pri la plena vortaro de esperanto 257
Tago el mia vivo 257
Ĉeĥoslovaka komunumo en stepoj post Volga 257
Sennaciula Sporta Paĝo 258—59
Tra Esperantio 259—62
Korespondado 262
Anoncoj 261—62

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 189, 17 de maig de 1928

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

[BILDO p.1 | 43,4,55,13] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la kaplinio de la gazeto.

4-a Jaro. N-o 189 — APERAS SEMAJNE — 17. Majo 1928

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT: 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerchner

LA EKSTERLEĜIGO DE L’ MILITO

Ĉu mi ankaŭ kuraĝu paroli pri tutmonda politiko?

— Kial ne?

— Oni ja diras, ke por priparoli decetian temon, tio postulas vastajn konojn.

— Sendube.

— Kaj mi posedas nur simplan saĝon!… Tamen mi risku. Eble mi diros sensencaĵojn. Tiaokaze mi nur faros kiel plej altgrade diplomitaj ekonomiistoj, verkistoj, generaloj kaj similuloj… Kelkan memoron mi ja havas. Ekzemple, mi ankoraŭ ne forgesis kiel, en 1914, plej titolitaj kaj famaj homoj argumentis pri la milito. Laŭ ili, pro ekonomiaj kialoj kaj politikaj motivoj, ĝi ne povus daŭri pli ol kvin ĝis ses monatojn. Tamen ĉiu scias, ke la patriota buĉado daŭris dum pli ol kvar jaroj!

Mi ankaŭ scias, ke plej ŝatataj kaj obeataj laboristaj gvidantoj ne malofte eraris en siaj antaŭdiroj pri baldaŭa forfalo de l’ kapitalismo, pri proksime eksplodanta revolucio en Britio, Francio kaj aliaj kapitalistaj landoj. Kiuj dubis pri tio, tiuj estis eĉ kelkfoje konsiderataj kiel “kontraŭrevoluciuloj“…

Mi do risku liveri klarigon pri la nun tiom larĝe priparolata demando: la “eksterleĝigo de l’ milito“.

Do, s-ro Briand, ruza, senskrupula kaj renegata politikisto, proponis al Usono, ke ĝi konsentu kun Francio pri aranĝo, kiu malebligus militon inter ambaŭ ŝtatoj.

Kial tia propono? Tial ke Francio ne povas esperi, iun tagon, perforte kontraŭstari al la postuloj de l’ Dolara lando; Francio ja devos iel ajn pagi sian ŝuldon al Usono. Sekve la ŝuldanto havas intereson je “paca“ aranĝo. Francio volas nur konservi la liberecon malebligi, ke iu ajn eŭropa ŝtato sin liberigu el la Versaja kontrakto…

“Nu, diris al si s-ro Kellogg, tiu Briand estas ja lertulo; li havas bonan ideon.“ Pripensante la aferon, la usona ministro baldaŭ ektrovis, ke la ideo estas plibonigebla. Kial do proponi la eksterleĝigon de l’ milito nur inter Francio kaj Usono? “Mi submetu tian proponon al ĉiuj ŝtatoj“, decidis Kellogg. “Kion povas pri tio timi Usono? Nenion. La apliko de la Brianda ideo al tutmondo neniel povas domaĝi al ni. Ĉu Usono ja ne estas la plej riĉa nacio? Ĉu do ĝi ne posedas la plej perfektan industri-aparaton? Ni tute ne bezonas timi konkurencon. Per “fair play“ (ĝusta traktado) ni havas la certecon venki sur la mondmerkato.“

“Kion ni nun deziras? Nur la rajton eksporti niajn varojn kaj oron en ĉiujn landojn. Ni sekve povas tute senriske proponi la eksterleĝigon de l’ milito. Per nia tekniko, per nia oro ni havas certecon venki sur la ekonomia batalkampo.

“El tia propono ni eĉ tiros grandan moralan profiton; ni aspektos pli pacemaj ol Sovetio mem!…

“Kaj se oni ne akceptos nian proponon, ni nin turnos al nia popolo kaj diros: ‘Nu, vidu; por forigi la militon ni proponis al la tuta mondo rimedon; sed ĝin malakceptis la aliaj nacioj. Tio pruvas, ke Eŭropo, sub la instigo de Grand-Britio, volas atenci nian prosperecon, malhelpi nin konkiri p a c e la mondmerkaton. Se minacas severa ekonomia krizo, se regas senlaboreco, se suferas la Laboristaro, kulpas en tio la eŭropaj ŝtatoj, kiuj ĵaluzas kaj intrigas kontraŭ nin. Ni sensukcese proponis pacon al la mondo. Malgraŭ nia granda pacemo, ni kontraŭvole estas devigataj prepari nian defendon, akceli la konstruadon de militŝipoj kaj ĉiaj militiloj…‘ “

Tiel parolis al si s-ro Kellogg.

La demando ja estas simpla. Ni povos post malmulte da jaroj konstati, ke en Usono oni konstruadas militilojn same grandskale kiel nun aŭtomobilojn.

Briand estas ruzulo, sed Kellogg estas seriozmiena ŝerculo: Li proponas pacon, dum li bone scias, ke tio estas nur plej bona taktiko por akceptigi de la Usona popolo larĝan programon de armado. — Kaj la idealistaj pacifistoj, kiuj ĝojas pro la proponoj de la du famaj politikistoj, estas egaj naivuloj…

Oni paroladas pri paco, dum fakte milito prepariĝas. Ne morgaŭ, ne postmorgaŭ ĝi okazos; sed ne forpasos multe da jardekoj ĝis tondros kanonoj, eksplodos gasbomboj kaj martiriĝos denove la stulta homaro…

Tion malhelpi povus nur la Proletaro. Sufiĉus, ke ĝi organiziĝu mondskale, ke ĝi klaskonsciiĝu kaj seniĝu je trompa patriotisma ideologio. Se tiel ne okazos, milionope laboristoj estas jam kondamnitaj je “glora“, “heroa“, “patriota“ mortaĉo en la venonta milito inter Eŭropo kaj Ameriko.

      1. E. L.

— pàgina 2 —

264 SENNACIULO

LA HEJMDEFENDA MOVADO EN STIRIO

Por ke la K-doj komprenu la sencon kaj celon de la stiria (aŭstria) “hejmdefenda“ (faŝista) movado, ni citas jenan artikolon:

En iu urbo en Supra Stirio (Aŭstrio) afiŝoj atentigis la homojn pri grandega hejmdefenda kunveno. Granda nombro da parolontaj eminentuloj estis anoncitaj, kaj oni intencis pritrakti sociajn demandojn. Oni alvokis la anojn el la najbaraj lokoj, por havi plenan kunvenejon, ĉar en tiu ĉi urbo mem la movado ne volas progresi. La burĝoj, precipe la negocistoj, tre volonte aktive partoprenus, se ili ne devus timi la bojkoton de siaj laboristaj konsumantoj. Malgraŭ la teroro en la entreprenoj kaj la iluziaj promesoj, la senlaboruloj ne volas enviciĝi.

La oratoroj pritraktis la anoncitajn sindikatajn aferojn tiele: “Ni mem, estante malspertaj en sindikataj demandoj, konsilas ke niaj anoj eksiĝu tuj el la ruĝaj sindikatoj kaj fondu propran sindikaton“. Per tio oni kompreneble celas malfortigi la ruĝajn sindikatojn je la profito de la entreprenistoj, kiuj financigas la faŝistan movadon. La organizon kreitan de la Laboristaro, la mastrumajn kaj sociajn akiraĵojn oni volas forigi per la helpo de faŝistaj “defendtrupoj“, por ke la entreprenistoj denove povu ekspluati kaj sklavigi la Laboristaron. La entreprenistoj intencas fondi pseŭdan sindikaton laŭ siaj direktivoj. Kiel ĉefakiraĵon la gvidantoj menciis la de ili fonditan laborperan oficejon, kiu vere nur servas por kapti membrojn. Sed ili silentis pri la kondiĉoj, kiujn la laboristoj devas preni sur sin, aliĝante (laboro sen fiksita salajro). Iu burĝo eĉ diris, ke la senlaboruloj estas tro maldiligentaj por labori; tio montras la veran sencon de ilia pensmaniero. Ili diris, ke ili, ekkonante ke ne estas eble plibonigi la laborkondiĉojn, tamen tre deziras kamaradiĝi kun la laboristoj. Per tiuj vortoj ili volas forigi la klasan diferencon. Ĉu ne estas kortuŝe, ke la laboristo estas alparolata de lia turmentisto kiel “Kamarado“? Feliĉe la Laboristaro ankoraŭ ne subniveliĝis kaj ignoras la idiotajn promesojn. Pro tiu malinteresiĝo en la urbo la gvidantoj anoncis grandegan (?) manifestacion de la “Hanenŝvanctreger“ (la anoj de tiu ligo portas grizan ĉapelon kun kokvirvosto).

Laŭ “Alpenland“ trad. M u r a n o.

EL MIA DUSEMAJNA VIVO EN RIPOZDOMO

(Urbo Kislovodsk, kurac-loko de Norda Kaŭkazo)

Mi estas 50-jara elektromuntisto de Nord-Kaŭkaza fervojo. Mi deĵoras en Rostov. Ricevinte laŭordan dusemajnan libertempon kaj fiksitan salajron por tiu tempo, mi estis sendata ĉi tien por ripozo.

Ni estas ĉi tie 160 ripozantoj, el kiuj 80% estas gelaboristoj kaj 20% geoficistoj. Ĉiuj apartenas al la sindikato de fervojistoj. Ili ricevas dum la tuta tempo senpagan plenan pension de socia asekurkaso.

La ellitiĝo ĉiumatene ne estas regula kaj laŭvola. Je la sepa horo estas fizika kulturo (laŭvole). Je 7.30 h. oni sonorigas por matenmanĝo, kiu konsistas el 3 ovoj duonkuiritaj, 20 gr. da butero, du glasoj da kakao kun lakto kaj blanka pano, kiom ni deziras.

Je 12.30 h. estas tagmanĝo: supo, rostaĵo kaj deserto. Post la tagmanĝo estas la “morta horo“, en kiu ĉiuj devas silenti, dormi aŭ dormeti. Je la 16.30 oni trinkas dolĉan teon kun bulko buterbakita. Kaj je la 19.30 estas vespermanĝo el rostaĵo kaj glaso da lakto. Anstataŭ la akvo oni trinkas “Narzanon“ (mineralan akvon). La manĝaĵoj alternas ĉiutage per aliaj egalvaloraj kaj bongustaj nutraĵoj. Je la 23-a oni laste sonorigas por dormo ĝis la sekvanta mateno. La tempon inter la kvar manĝoj ni ripozantoj pasigas laŭdezire: promenante en parko, al montetoj, en pinajn arbaretojn, aŭ per diversaj ludoj. Vespere ni vizitas teatron aŭ kinon.

La administrantaro de la domoj aranĝas por la ripozantoj ekskursojn en la ĉirkaŭaĵon de Kislovodsk, al aliaj

[BILDO p.2 | 39,64,64,78] Foto de granda sanigejo inter montetoj kaj arboj en Kislovodsk. Subskribo: Kislovodsk. Sanigejo.

kuraclokoj, kaj ĝenerale oni prezentas maksimumon da distroj kaj plezuroj, por ke ni ne enuu. — Ĉiuj tiuj domoj apartenis antaŭ la Oktobra Revolucio al altranguloj kaj riĉuloj, kiuj tie disĵetis siajn facile akiritajn monojn. Kaj nun ĉiujare de aprilo ĝis novembro tiujn ĉi domojn alfluadas, ĉiudusemajne el ĉiuj lokoj de Sovetio ĉiam novaj grupoj da gelaboruloj por ripozi kaj plifortigi sian sanstaton. (7198)

Hebrea aŭ juda?

(Lingva disputo kiel esprimo de klasbatalo)

Estas necese konstati plenan konfuzon en la aplikado de la du esprimoj: hebrea kaj juda. Ĉar tamen ĉi tiu afero, laŭŝajne tute malgrava, estas forte ligita kun la klasbatalo, okazanta en la juda socio, ĝi postulas pli vastan klarigon.

Ekzistas du lingvoj: hebrea kaj juda. Unu tute malsimilas la duan. La hebrea lingvo antaŭ du mil jaroj estis uzata en Palestino de la iamaj hebreoj. En tiu lingvo estas originale skribita la biblio samkiel la tuta malnova testamento. Post sia ekzilo tiuj hebreoj, disigitaj en diversajn landojn, ŝanĝadis la vivan lingvon laŭ la cirkonstancoj de sia restadloko. Parto da ili, enmigrinte Germanion, ekaplikis la malnovgermanan lingvon kun abunda almikso de hebreaj esprimoj, kiuj en la nova uzado ricevis tute aliajn sonojn. Daŭrigante sian migradon al oriento ili ekloĝis en Polio kaj Rusio. Sed en la novaj restadejoj ili ne reŝanĝis la lingvon. Ili konservis tiun “malnovgermanan“, sed kun tute aparta prononcado kaj apartaj formoj. Ĉi-tiu judgermana dialekto dume disvolviĝis kiel aparta lingvo kun sendependa gramatika sistemo kaj propra konstruo. Tiu lingvo nun estas konata kiel “juda“ (aŭ jida).

Tamen la juda lingvo ne enpenetris la tutan vivon de l’ “geto“. Por la religiaj procedoj restis la hebrea, la “lingvo sankta“ (loŝen kojdeŝ). En sinagogo la preĝantoj parolis inter si jude kaj al dio hebree. Ankoraŭ nun ĉiuj parolaj religiaj praktikaĵoj estas plenumataj en la hebrea lingvo, — des pli strange, ke tiele preĝanto, ekzemple, plej ofte tute nenion komprenas el tio, kion li fideme preĝlegas el la libro.

Sed en la tuta cetera vivo regas la juda lingvo, kiu sekve en la lastaj jardekoj ankaŭ akiris por si sufiĉe riĉan literaturon.

Tiu ĉi emancipiĝo de l’ popola lingvo elvokis fortan batalon inter diversaj klasoj de l’ juda socio. La juda burĝaro kaj klerikularo vidis grandan danĝeron por si en kultura popola lingvo. Antaŭe “kulturo“ estis nur donaco de riĉuloj. Kiu ne konis ian fremdan lingvon, por tiu la vojo al kleriĝo estis fermita, tiu devis resti tute sen alfabeto, aŭ — kio por la mondorientiĝo ne estis pli bona — elmeti sin kun sia legopovo al la ranca efikado de l’ hebree skribitaj talmudaj idiotaĵoj. Tiel aŭ aliel homo senklera ĉiam devis resti en la ungoj de l’ eklezio. La kulturigo de l’ popola juda lingvo prezentis gravajn klerigajn eblojn. Kleriga broŝuro por malmultaj groŝoj povis nun atingi ĉiun legoscian homon.

— pàgina 3 —

SENNACIULO 265

Kontraŭ tiu “danĝero“ la judaj burĝaro kaj eklezio ekbatalis per ĉiuj fortoj. La ĉefa bat-parolo estis: “ĵargono“. La juda ne estas lingvo, sed ĵargono. Ĝin trudis al la judoj la “goles“ (ekzilo). La vera lingvo de la judoj estas la hebrea, kiun parolis iliaj praavoj en Palestino. Do la judoj devas forĵeti la malbenitan “ĵargonon“ kaj revivigi la “sanktan lingvon“ hebrean. Kompreneble ĉi tiu pure ideologia batalo estis ankaŭ akompanata de pli “praktikaj“ procedoj, nome de fizika malhelpado al ĉiu ajn por- aŭ perjudlingva entrepreno.

Klerikularo kaj burĝaro — ambaŭ batalis kontraŭ la popolaj amasoj, sed dum la unua malkaŝe prezentis reakcion plej nigran, la dua manovris per progresemaj mienoj; la unua sufokis la klasbatalon per religio kaj fanatikeco, la dua plenumis ĉi-tiun taskon per naciismo. Por ne perdi la amasojn, aliaj etburĝaj partioj faris kompromison, dirante, ke ambaŭ lingvoj necesas: unu por la tero, la dua por la ĉielo!…

Al la batalo kontraŭ la juda kaj por la hebrea lingvo, al la naciismo la juda burĝaro donis specialan politikan enhavon. La judoj devas reveni al sia historia patrio, Palestino, kaj fondi propran ŝtaton kun revivigita hebrea ŝtatlingvo. Ĉi tiu tendenco ricevis la nomon “sionismo“¹). Ĝia teoriisto kaj ĉefa gvidanto, la mortinta revulo Hercel, antaŭ la milito faris fortan propagandon en la eŭropaj diplomataj rondoj. Estiĝis vigla movado, kiu arigis ĉirkaŭ si parton de la etburĝaro samkiel nekonsciajn laboristojn. Sed tiam la diplomatoj pri tiu afero ne estis interesataj. La mondmilito transdonas Palestinon en la manojn de l’ anglia imperialismo. Anglio ricevas novan starpunkton por sia mondregado. Ĝiaj diplomatoj en la sionismo tuj ekvidas respondon al siaj imperialistaj bezonoj: 1. krei kontraŭforton por la araboj en Palestino, 2. direkti la revolucian energion de la arabaj ekspluatatoj sur la senvojejon de nacia kontraŭjuda batalo. Tiam aperas la fama “Deklaracio de Balfour“ (Balfour — angla politikisto), proklamanta Palestinon “nacia hejmo de la juda popolo“.

La sionisma movado tiam fariĝas plej forta. Komenciĝas elmigrado de poliaj judoj kaj koloniigado de Palestino. En Palestinon fluas granda kapitalo. Estas kreata “nacia monkolekto“, por kiu oni aĉetadas Palestinan teron de arabaj bienuloj, kiuj en la aĉeta rapidego vendas je devigaj prezoj. De la aĉetita tero oni forpeladas kaj senpanigas la arabajn dungitojn kaj okupas judajn “pionirojn“.

Sub la masko de pornacia celado estas organizataj sionistaj bataltaĉmentoj (t. n. skoltoj), kiuj havas senpere kontraŭlaboristan kaj kontraŭrevolucian taskon. I. a. la gvardioj de la konata sionista ĉefo Jabotinski en Ukrainio dum la kontraŭrevolucia tempo kunbatalis kontraŭ la ruĝa armeo.

Samtempe la juda burĝaro forte agadas por la “hebreigado“. Trompinte la amasojn per Palestino, akirinte decidan influon en ĉiuj reprezentaj kaj jud-publikaj organoj, ili uzas tiun influon por difekti, detrui kaj malhelpi ĉiujn judlingvajn instituciojn.

Kompreneble tio ne malhelpas, ke en siaj “hebreaj“ lernejoj ili uzas kiel instrulingvon la polan, ne la hebrean, kaj ĝenerale la popolan judan lingvon ili malamas, la hebrean ili propagandas kaj la polan ili uzas. Same en Palestino. La juda lingvo estas malpermesita, jude-parolanton ili simple batigas, parte ili uzas la malfacilan, preskaŭ neellerneblan hebrean; sed regas la angla lingvo. Tiel do per ilia agado ne reviviĝas la “sankta“ hebrea lingvo, sed suferas la popola lingvo kun profito por la pola (en “goles“) kaj angla (en la “patrio“). Ĉi tiu ilia laboro estas tiom detrua, kiom ĝi malebligas la kulturan leviĝon de l’ judaj laborulamasoj.

Tiel daŭris ĝis antaŭ du jaroj. La sapveziko fine krevas. La sekreto de la Palestina trompego sin malkaŝas. Venas la fiasko. Montriĝas nome, ke la fluintaj en Palestinon kapitaloj ne trovas lokiĝon, ĉar unue mankas por tio la necesaj naturaj riĉaĵoj, forestas la nepraj kondiĉoj — kaj antaŭ ĉio, ĉar Anglio tute ne deziras propran palestinan industrion. Ĝi preferas la tiean merkaton por sia produktado. Ankaŭ

¹) Alia formo ofte uzata estas “cionismo“. Ni ne volas decidi pri tio, kiu estas la pli ĝusta. — R e d.

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

PROVSTUDO

(Daŭrigo dudekkvara)

La Milito

Ekzistas bonkoraj, idealistaj homoj, kiuj havas la konvinkon, ke ilia patriotismo neniel minacas al la aliaj patrioj: ili ja nur deziras la pacon kaj interkonsenton inter ĉiuj nacioj!… Tia speco de patriotoj estas eble la plej danĝera. Ilia mistikismo malhelpas, ke ili komprenu la ĝustan signifon de l’ naciismo, ke ili vidu la veran vizaĝon de l’ patrio; ili sekve estas bonaj instrumentoj en la manoj de la patriprofitantoj; ili ĉiam estas pretaj oferi sur la altaro de l’ dio Marso…

Ni jam montris, ke la nacioj estas la rezulto de historiaj faktoroj, ke ili naskiĝis per militoj kaj reprezentas nur provizoran ekvilibron inter konkurantaj fortoj. Ĉio en la mondo evoluas, ŝanĝiĝas. Venas do nepre la tempo, kiam la ekvilibro rompiĝas. Milito sekve okazas por restarigi novan… provizoran ekvilibron. Tion instruas la Historio. Tion konfesas eĉ realistaj patriotoj⁴⁷).

Ni ankaŭ vidis, ke la tendenco de la historia evoluo estas starigi pli kaj pli grandajn politikajn unuojn. Por ke tiu tendenco ne estu kontraŭstarata, por ke la evoluo povu okazi pace, necesus, ke la racio regu en la cerboj de l’ homoj, ke ili kapablu senpasie kaj tute objektive observadi kaj ekkoni, kiu forto estas la pli granda kaj sekve devas ordigi la mondon. Unuvorte ne devus ekzisti patriotoj, kredantoj je la sankteco kaj ĉiameco de sia kara patrio.

Sed, tial ke ĉiu patriota firmo estas devigata por sia prospero krei absurdan ideologion, kiun per edukado ĝi encerbigas al la homoj, nur la forto, nur la milito povas decidi, kiu el la diversaj patrioj devas venke detrui la aliajn kaj superregi. Kio karakterizas la spiritostaton de kiu ajn patrioto estas, ĉu la fakto, ke li estas ĝisoste konvinkita, ke lia “kara lando“ indas pli ol la aliaj superregadi, ĉu ke ĝia kulturo, genio (legu: d i a ĵ o) estas eterna, nedetruebla kaj defendinda eĉ per ofero de sia propra vivo. La patriotoj vole nevole, konscie aŭ nekonscie estas do oferantoj aŭ oferitoj; ili cetere plej ofte ludas ambaŭ rolojn.

La patriotismo eble ne okazigas militojn, sed ĝi almenaŭ tutcerte e b l i g a s ilin. Por ke homoj konsentu mortigi kaj mortiĝi, ili bezonas ian moralan subtenilon; ili bezonas kredi, ke iliaj faroj estas justaj kaj laŭdindaj. Por ke tio, kio estas ĝenerale malaprobegata kaj konsiderata kiel krimo estu akceptata de la konscienco, necesas, ke ĉi lastan superregu iu pasiega forto, kaj tia forto ne povas trovi fundamenton en la racio. La milito devas esti konsiderata de la militistoj kiel io sankta, kiel io dia. Kaj sekve tute pravas la apologiistoj de la milito, kiam ili asertas, ke ĝi estas el dia esenco:

“Fakte la milito estas religia ago plenumita de popolo, kiu fidas al sia

⁴⁷) “S e n d u b e v e n o s l a t a g o, k i a m l a n u n t e m p a j p a t r i o j a n k o r a ŭ p l i l a r ĝ i ĝ o s; sed vidu kiom da jarcentoj estis necesaj por atingi la nunan staton kaj taksu la penadon estontan kaj la longecon de la vojo surpaŝita. Ne revu pri patrio pli vasta, kiu estus la tuta homaro; atendu, ke la nacio estu firme kaj definitive starigita, ke ĉiu popolo estu vere realiginta sian internan unuecon, ekvilibrinta siajn interesojn, akordiginta la kutimojn, forgesinta la malnovajn klas- kaj religiajn disputojn.“ — R e n é l e N e p v o u d e C a r f o r t. La Praveco de l’ Milito, pĝ. 74 (1914).

— pàgina 4 —

266 SENNACIULO

evidentiĝas, ke la palestina grundo plej ofte maltaŭgas por koloniigado kaj postulas sizifan laboregon.

Ekŝprucis fluo da malvarma akvo sur la ardigitajn kapojn — venas la elreviĝo. Kapitalistoj devas reveni en la “goles“ sen la kompatindaj kapitaloj, transvojaĝintaj al la arabaj bienuloj, kiuj nun reaĉetas la venditajn “riĉegajn teritoriojn“ por ridindaj sumetoj, al angliaj oficejoj kaj sionistaj kombinistoj. La laboristoj ne havas monon por reveni — ili devas resti por malsati kaj malsatmorti. Finita prezentado.

Sed la sionistoj en “goles“ la laboron ne ĉesigis. Nur pri Palestino ili iel eksilentis neparoligeble. Ili same energie plue agas — por la naciismo, kontraŭ la laborista movado; en kultura regiono — por la hebrea (kvazaŭe), kontraŭ la juda lingvo.

Mi faris la supran informan skizon por montri la specialajn formojn de l’ judsocia klasbatalo. Fine mi konkludas:

La zamenhofa uzo de la esprimo “hebrea“ estas burĝa, sensenca kaj erariga. En vortaroj de aliaj aŭtoroj, ekz. de Grabovski, estas tute klare diferencigite inter “juda“ kaj “hebrea“. Same la esprimo “hebreo“ anstataŭ “judo“ estas laŭ laborista vidpunkto neuzinda. La viva lingvo de la judoj estas la juda (jida). En ĝi estas eldonata la tuta gazetaro. La hebrea lingvo estas nur parte uzata en Palestino. Kun la juda lingvo ĝi havas nenion komunan.

Ŝ i o T r a ŭ b e.

estonteco; ĝi estas nekomprenebla al tiuj, kiuj rezignis ĉiun idealon; ĝi ŝajnas barbara al tiu kategorio de pozitivistoj, kies ĉefaj zorgoj celas la plibonigon de la materiaj kondiĉoj de l’ vivo. Senreligieca popolo nekapablus militadi; la plej kuraĝe vigla nacio, kiu havus la malfeliĉon fali sub la estradon de registaro kun ateista politiko, estus duone senarmigita antaŭ ol esti batalanta⁴⁸)…“

Aŭdinte la opinion de franca generalo, nun ni aŭskultu tiun de marŝalo de Moltke:

“La milito estas unu el la elementoj de la ordo starigita de Dio en la mondo. La plej noblaj virtoj de l’ homo elvolviĝas dum la milito. Sen ĝi, la mondo degenerus kaj falus en marĉon el materialismo⁴⁹).“

Ni povus plenigi multajn paĝojn per tiaj citoj. Ni ĉiam konstatus, ke la milit-apologiistoj starigas sian argumentadon sur religia aŭ religieca bazo. La racio ja tute ne povas pravigi la militon. Oni tamen devas distingi inter la aŭtoroj, kiuj konsideras la militon kvazaŭ naturan leĝon kaj tiuj, kiuj vidas en la sangaj oferoj ian punrimedon por elaĉeto de pekoj. Al tiu kategorio apartenas ĉefe la pastroj. Ilia sangosoifanta dio, pro venĝo kontraŭ la pekuloj, eksplodigas militojn de tempo al tempo. Kiel Kristo elaĉetis la pekojn de l’ homaro per sia ofero sur la kruco, same la soldatoj oferas sian vivon sur la altaro de l’ patrio por elaĉeti la pekojn de kelkaj generacioj.

La diferenco inter la du konceptoj ne estas tamen granda; ĝi precipe kuŝas en la formo, sed restas esence la sama. Ambaŭokaze la milito rezultas el tio, ke en la cerbo de l’ homoj la mistika tendenco estas ankoraŭ pli forta ol la racia tendenco.

(Pluo sekvos) E. L a n t i.

⁴⁸) Generalo K e s s l e r, La Milito, pĝ. 9 (1914).

⁴⁹) El letero de marŝalo de M o l t k e al Bruntschli (1871), citita de kolonelo D u p u i s en: La epoko de la Kazernoj, pĝ. 18.

ENCERBIGENDAJ VEROJ

La kapitalistaro tenas en servuteco la Laboristaron. Kaj tia stato ĉefe rezultas el tio, ke la granda plimulto da laboristoj legadas la gazetojn eldonatajn de la kapitalistoj.

* * *

Kiam vi varbis unu abonanton al S e n n a c i u l o, tiam vi pli utilis al la laborista esperanta movado, ol kiam vi disvendis dek lernolibrojn.

Eksterordinara tago el mia vivo

Ĝi ne estis sunbrila kaj gaja pro bela ekskurso al la sino de naturpatrino, ne estis distingita per ia granda, ideala faro mia, sed estis nuboplena, aŭtuna tago; la ĉielo aspektis plumbogriza, kaj post la dika nubkovrilo sin kaŝis la suno. Ĝi eble ne volis rigardi mian internan batalon, kiu traplugis mian konscion, forpelis de mi trankvilecon kaj la multajn senrespondajn demandojn, kiuj en penso senĉese sin trudis al mi. — Kial, kien, kiel? Mi devis

[BILDO p.4 | 39,18,55,34] Portreta foto de maldika viro kun mallonga hararo, en malhela ĉemizo.

forkuri el hejmo, pro mia politika aktiveco. Ne estis aliel solvebla la situacio, tiel ĝi estis destinita, mi fariĝis pelata ĉasaĵo de politika polico.

Sen mono, sen pasporto kaj helprimedoj, sen esperoj je pli favoraj ŝancoj, mi devis decidi forkuri al fremda lando, ne sciante eĉ kion eble manĝi dum la sekvanta tago, kie pasigi la alvenontan nokton. Mi devis decidi forlasi mian nelaborkapablan, maljunan patrinon, kies sola prizorganto mi estis, ŝin forlasi sen vivrimedoj, ne sciante kiam, kiel ni revidos unu la alian, aŭ ĉu ankoraŭfoje dum la vivo? Mi devis adiaŭi la malgrandan, ne bone meblitan loĝejeton, en kiu mankis eĉ seĝo, sed kie la mizero kunforĝis min kun la du kurbaj ferlitoj, kun la kaduka ŝranko, kiu kiel ebriulo oblikve sin apogadis al la muro kaj la malpleneco oscedis el ĝia interno, kun la tablo, kies piedoj grincante moviĝis ĉiuokaze, kaj kun ĝiaj mucidaj kvar muroj.

Des pli mi devis senhezite decidi, ĉar mi jam foje estis kondamnita al karcera puno pro sama kaŭzo kaj travivis jam unufoje la faŝistajn torturejojn kaj iliajn konfesigajn metodojn. Rekulpiĝinte “krimulo“ estas ja traktata ankoraŭ pli kruele. Malgraŭ la suferiga malcerteco pri niaj sortoj, kiu kruele ŝiradis mian konsciencon, mi devis forkuri iel, ien ajn.

Mia patrino plorante preparis por mi mian dorsosakon, kies enhavo konsistis el tre flikitaj ĉemizo kaj kalsono, iaj purigiloj kaj peco da pano. — Mi havis monon nur tiom, ke mi povu atingi la plej proksiman grandurbon trans la limoj, se ĉio bone sukcesos.

Al mi aliĝis kunulo — samsortano. Per vagonaro ni veturis ĝis landlima urbo. — Estis je la 23-a horo, kiam ni alvenis tie. Jam en la vagono, dum la vojaĝo, mi observadis niajn kunvojaĝantojn kaj mi elektis el ili laborist-aspektan junulon, kies trajtoj estis simpatiaj al mi kaj supozigis fideblon, por peti de li informon.

Kiam ni elvagoniĝis, forte pluvegis, kaj la nokto estis nigra kiel inko. Surstrate mi alpaŝis la de ni sekvatan junulon.

— Ĉu vi ne povus informi nin, kie estus trovebla malkara dormejo? — mi lin alparolis.

Dum mallonga dialogo mi petis lin, diri al ni la direkton al la limo. Li nin avertis, ke estu ni tre atentaj, ĉar la limgardistoj estas rajtigataj pafi, post la unua alkrio, pro la oftaj transkuroj dum lasta tempo. Do la risko estas vivdanĝera.

Estis jam noktomezo. La pluvego malsekigis nin ĝis ĉemizo, en niaj truhavaj ŝuoj enfluis la fluida koto, ni devis tiri la ĉapŝirmilojn ĝis la nazo, ĉar la grandaj pluveroj forte alfrapadis niajn vizaĝojn. Ni marŝis senvorte sur la ŝoseo, laŭ la dirita direkto kaj taksis la veteron favora por nia entrepreno, ĉar supozeble la limgardistoj ne tro emos promenadi dum tiu ĉi diabla vetero.

La urbo baldaŭ estis lasata post nia dorso, kaj nin envolvis la dika mallumo. Ni preskaŭ ne vidis unu la alian kaj apenaŭ nazlongecon antaŭen. La fulmado ankoraŭ pli blindigis nin per siaj akraj briloj, postlasante en niaj okuloj lumimpresojn de eklumigita kotaĉo. — Laŭ la diro duonhoron ni povas

— pàgina 5 —

TRA ESPERANTIO

SENNACIECA LINGVO

Longa estas la vojo, barita per multaj malhelpaĵoj kaj kontraŭstaroj, kiun surpaŝis la laborista esperantistaro, kiun surpaŝis SAT. Vere, ni neniam havis iluziojn pri tio, ke nur tre malrapide ni povus progresigi kaj intensigi nian movadon. Ni neniam havis dubojn, ke la disvastiĝo de la lingvo, kiu servu al ni kiel potenca ilo en la tutmonda proletara batalado, okazos nur laŭpaŝe kaj malsubite. Sed ĉiuj antaŭkondiĉoj por la sukcesa evoluo ŝajnis plenumitaj: esperanto estas ellernebla por laboristoj; la ekzisto de SAT estas sufiĉa pruvo por tio. Esperanto estas praktikata skribe kaj buŝe. Ni posedas konsiderindan originalan kaj tradukan literaturon en nia lingvo, eĉ verkojn, kiuj esprimas la plej subtilajn nuancojn de homa imaga kaj elpensa kapablo. Ni interkonsentas sen malfacilo pri la teknikaj terminoj, kiujn ni enkondukas en niaj fakaj kaj komunaj vortaroj. Ŝajnas do, ke riĉega kaj vivplena estas nia lingvo, kaj pro sia vivanteco kaj praktikado en laboristaj rondoj sur la vojo al sennacieca surbaziĝo.

Kion do ni postulas de nia lingvo? Ĝi estu unuecigilo. Nia celo estas, forigi el nia sennacieca lingvo ĉiujn naciece-diferencigajn trajtojn. Tiucele ni ja efektivigas la kreadon de unueca esperanto-esperanta vortaro. Tiucele ni ja klopodas en niaj organoj verki per simpla, fundamenta, facile komprenebla stilo. Tiucele ni ja provas apliki la esperantan ortografion laŭeble al ĉiuj propraj nomoj nacilingvaj. Lingva akurateco kaj korekteco kaj sennacieca enhavo estas niaj bazaj principoj.

Tamen, la hodiaŭa realo obstinas, mokante niajn penadojn. Ni ankoraŭ estas malproksime de la celo. Ja la nacioj ekzistas, kaj niaj materiaj radikoj estas naciecaj, same kiel la radikoj de niaj cerbaj agoj. Ni trenas kun ni naciajn heredaĵojn kaj kutimojn. Tiu lingvo esperanto, kiun ni SAT-anoj uzas, estas revoluciiga, estas sennaciiga — certe tiun tendencon ĝi havas en la manoj de konsciuloj — ĝi estas, konscie formata kaj aplikata, sennacieca, sed ne sennaciece uzata, tial ke ankoraŭ ne ekzistas perfektaj sennaciuloj. Tiauloj estas anticipaĵo.

Ni ankoraŭ estas malproksime de la celo.

Ni ne eĉ povas interkompreniĝi per esperanto!

Kia ŝajne nekredebla konstato! Sed ni citu seriozan fakton: Du K-doj el Siberio, kiuj senerare kaj korekte skribas esperanton, sendis al ni pasiegan leteron plenan de plendoj kaj akuzoj kontraŭ K-do E. L., ĉar ili legis en n-o 178 de «S-ulo» sub «Faktoj kaj Komentoj» nigre-sur-blanke, ke li estas preta defendi la nacian heredaĵon de l’ franca patrio, sekve estas franca patrioto («eĉ pli bona ol Puenkare!»). Ili konkludas, ke E. L. ne rajtas rekomendi malpatriotecon al alilandaj K-doj, dum li ne akceptas tiun vidpunkton por sia propra patrio!!

Ĉu ni laŭ tio ne pravas, asertante ke ni ne povas interkompreniĝi per esperanto? Ni ne konsideru ŝerce tiun okazon, ni ankaŭ ne riproĉu tiujn du K-dojn, ĉar ili fuŝkomprenis la argumentadon de K-do E. L. Sed ni esploru la kaŭzojn de tiu malkompreno; kaj esplorinte ilin, ni serĉu la juĝon de niaj K-doj, kiuj, post relego de la koncerna artikolo, donu al ni sian kritikan opinion. Ni ja ne scias hodiaŭ, ĉu tiu embarasa okazo estas unuopa afero aŭ pli ĝenerala!

Unue ni konstatu, ke K-do E. L. esprimas sin en tiu artikoleto per simplaj, koncizaj, klare kaj precize formulitaj frazoj, ke nek la lingvo nek la stilo estas iel riproĉeteblaj. Tiu lingvo de li uzita estas la fundamenta, zamenhofa esperanto. Sed — kaj jen komenciĝas la «peko de l’ aŭtoro kontraŭ la spirito!»… la komentaj vortoj eldiras ĝuste la kontraŭon de tio, kio estas opiniata, — ili estas ironiaj. «Kiom abomeninde! (subkomprenante: laŭ la ideo de la patriotoj)… la senhonoriga fortranĉo, kia estus la koncesio… de unu el la servaparatoj, kies graveco estas fundamenta por la sendependa vivo de nia lando» (subkomprenante: laŭ la ideo de la patriotoj). —

Kompreneble la uzo de ironiaj paroloj estas unu speco de artaj parolmanieroj, kiel la sarkasmo kaj la satiro estas aliaj specoj. Ni supozas, ke preskaŭ ĉiuj niaj K-doj konas iujn specialgazetojn nacilingvajn, enhavant-

trankvile iri sur la ŝoseo kaj poste maldekstren tra kampoj ĝis arbaro kaj en ĝi denove rekte, ĝis mateniĝo. Tiam ni estus jam trans ĉiuj danĝeroj, trans ambaŭ limgardaj zonoj. De tie ni povos jam per vagonaro plu veturi, se sufiĉos la mono.

Ni marŝis eble ne pli ol 20 minutojn.

— Haltu! — aŭdiĝis en densa proksimeco.

Ni suprenlevis niajn klinitajn kapojn. En mallumo ni rimarkis la konturojn de patrolsoldatoj starantaj en kelkpaŝa distanco antaŭ ni. Pro la densa mallumo ni ne povis rimarki ilin, kaj pro la tondro kaj pluvado ne estis aŭdeblaj iliaj paŝoj. Ili estis revenantaj al la urba kazerno, post la deĵorŝanĝo.

Ni estis tuj arestataj. Oni rekondukis nin al la plej proksima polica gardejo, preterlasita de ni.

— Ĉu vi ne vidis tiun ĉi malgrandan dometon lumigitan? — demandis nin la suboficiro.

— Ni vidis. —

— Ĉu vi ne vidis, ke ĝi estas dogana policgardejo? — li redemandis.

— Estas ja nokto, do ne estis videbla — ni respondis.

Ili enkondukis nin. Ni estis severe traserĉataj, niaj malgrandaj pakaĵoj zorge esplorataj, ĉiuj paperpecetoj dekfoje turnataj, sed oni trovis ĉe ni nek kompromitajn paperojn, nek kontrabandaĵon, nek grandan monsumon. Ni devis respondi je cent krucdemandoj, sed persiste ni ripetadis, ke ni ne volis transiri la landlimon, sed erariris, serĉante noktejon, iaman dummilitan barakaron, starantan ekster la urbo. Ni estas senlaboruloj, vagante por trovi laboron, ni venis ĉi tien sed transiri la limon ni ne intencis.

— Sed el kio vi volas ĉi tie vivi, tiu mono ja por nenio sufiĉas? Eble vi almozpetados? — demandis nin la policserĝento.

— Mi havas ĉi tie onklon — respondis subite mia kunulo. Lia respondo surprizis ankaŭ min.

Tiu hazardo savis nin de rehejmigo al nia urba polico. Samhore oni nin akompanis al la onklo de mia kunulo kiu identigis nin.

Tiel ni liberiĝis kaj sekvanttage kun pli da bonŝancoj ni sukcesis efektivigi nian planon. Aŭdante de mi nekomprenatan lingvon, mi ĝojadis kaj bonfartis liberigita el la faŝistaj ungegoj. Tiam mi ankoraŭ ne sciis, ke faŝismo internacie persekutas revoluciulojn, kiel la spertoj poste al mi instruis.

Tiu tago vere estis eksterordinara dum miaj multaj travivaĵoj, ĉar dum tiu tago mi sukcesis eviti kelkjaran enkarceriĝon.

Neniu.

KOREKTOJ

Malgraŭ niaj persistaj klopodoj redakti la gazeton kiel eble plej pure, la nacilingva heredaĵo subkonscie iafoje mistifikas nin: Anst. «medicinon», «medicina» en n-o 187, pĝ. 249, 3-a kol., lin. 17 k 19 de malsupre, legu: «medikamenton», «medikamenta». Pĝ. 253, 1-a kol., linio 15-a de supre legu «ia ligilo» anst. «la ligilo» (sencmalklariga preseraro).

Red.

— pàgina 6 —

ajn ekskluzive «ŝercon, satiron, ironion» per vortoj kaj bildoj. Kaj ni supozas, ke niaj du siberiaj K-doj ankaŭ renkontis tiajn gazetojn. Sed ni devas kompreni, ke estas ia diferenco: legante tiajn spritgazetojn, oni atendas legi neseriozaĵojn, oni estas kvazaŭ dresita al distordiĝo de l’ spirito en la regionon de l’ karikaturo… Sed jam ĉe tiuj gazetoj, se ili estas transportataj en alilingvan medion, ni rimarkas la embarason, la efektivan malkomprenon. Tradukante spritaĵon el nacia lingvo, ni ekdemandas nin, ĉu tio estus komprenebla por alilingvano. La traduklingvo ŝajnas fariĝi difekta, eraríga: Ni tradukas, laŭvorte, laŭsence: restas la difekto — la alilingvulo ne komprenas la sencon: la spritaĵo estas malvast-spirita, regioneca, netradukebla. K-doj, kiuj faros ekprovojn tiudirekten, faros baldaŭ tiujn spertojn¹).

Pli grava estas la demando — kaj per tio ni tuŝas la kernpunkton de la problemo — ĉu, kaj se jes, ĝis kia grado nia sennacieca lingvo permesas uzi la artaĵojn, la modformojn de la lingvoj, kiaspecaj estas la esprimmanieroj de ironio, sarkasmo kaj satiro? Aŭ ĉu nia lingvo, aplikante tiujn lingvajn manierojn, enkondukas nacikutimojn (idiotaĵojn) forĵetindajn?

Unue ni konstatu, ke en ĉiu nacia lingvo (kiom ni povis esplori) la aŭtoroj uzas la cititajn artformojn de lingvo. Tiaj verkmanieroj montras kulturecon kaj flekseblecon de lingvo. Ni konstatas, ke la majstroj en verkado aplikas la ironion ktp. kiel specialan artgradon kaj lingvan kvaliton. Ni nur citu kelkajn mondfamajn verkistojn ĉiulingvajn, kies tradukoj ekzistas en esperanto, tiel ke ĉiu mem povas kontroli kaj konvinkiĝi pri la grado kaj la efiko de tiuj lingvoformoj en la tutmonda literaturo altkvalita. Plej ofte en franca lingvo skribis aŭtoroj siajn tutajn verkojn en mokema kaj ironia tono. Tutaj teatraĵoj de Molière (en esp. «La Avarulo», «Georgo Dandin», «La malsanulo pro imago») estas verkitaj en ironiema moktono («persiflage»). La fama verko «Kandid» de Volter’, kiu direktiĝas kontraŭ la koncepto de la germana filozofo Leibnitz pri la «plej eble bona mondo el ĉiuj», estas skribita de la unua ĝis la lasta linio per ironiaj vortoj. (Ni bedaŭras, ke mankas loko en la kadro de tiu ĉi artikolo, por citi kelkajn tekstojn). La granda brita aŭtoro Ŝekspir estu menciata per la famekonataj scenoj el «Hamleto» (trad. de Zamenhof), kie oni prezentas al la gereĝoj teatraĵon celantan veki kaj elmontri la kulpsenton de l’ reĝo kaj kiu estas akompanata per la mokaj kaj dusencaj paroloj de Hamleto; plue per la sceno de l’ entombigistoj, kiu enkondukas la lastan akton kaj estas fama pro la ironianta filozofado ĉirkaŭ mortkranio. El la rusa literaturo ni citu «La Revizoro»-n de Gogol (trad. de Zamenhof), el la germana la bonkonatajn lirikaĵojn de H. Heine, kiuj solviĝas preskaŭ ĉiam en maldolĉa ironiado kaj sarkasmo. Ni ankaŭ citu Goethe per lia kreaĵo en «Faŭsto» — Mefistofelo kaj legu la vortojn de tiu maliculo en la «forloga sceno» en la ĝardeno de Martho, tiujn ironiaĵojn kompreneble nekomprenatajn de la simplanima virino.

Ni vidas, ke neniu majstro de l’ literatura kreado rezignas je tiuj rimedoj de subtila vorta esprimo. Sed ni devas demandi nin, ĉu tiu subtileco estas prave transportata el la pure arta-literatura sfero en la medion de l’ ordinara vivo. La franca popolo certe faris tion en la plej alta grado el ĉiuj, por ĝi tiu mokemo estas karakteriza, ennaskita trajto. Aliaj popoloj pli malpli konas tiun esprimmanieron²).

Rigardu ni nun nian laboristan vivon: la agitadon de la klaso. En afiŝoj, flugfolioj, en traktaĵoj, kiuj estu komprenataj senpere kaj senpene de ĉiuj personoj, ankaŭ se ili pritraktas esence teoriaĵojn aŭ faktojn el klasbatalo, oni neniam (aŭ tre escepte) trovos ironiajn aludojn. Ĉar tiuj publikaĵoj volas doni precizan kaj klare konvinkan demonstracion al la influotoj kaj legantoj. Sed ni rimarkos, ke la retoriko volonte uzas la ironiecajn parolmanierojn. La lerta agita oratoro, kiu formas la frazojn en sia buŝo, jen ŝvele, jen malŝvele, jen brue, jen malbrueme, en multaj varioj ĉiuokaze, por reteni dum la daŭro de sia parolado la atenton de la publiko; tiu oratoro, kiu elĵetas demandfrazojn retorikajn, al kiuj respondon li ne atendas, ankaŭ utiligas al si la artformon de ironio kaj sarkasmo. Oni rememorigu al si kiel ilustran ekzemplon la paroladojn kaj la parolmanieron de Lenin. Ĉu la amaso komprenis la sencon de lia ironio, de lia sarkasmo? Certe jes. — Nu, oni povus refuti, ke la gestoj dum parolado ludas grandan rolon. Almenaŭ ni konstatu la fakton. —

Ni nun venas al la konkludo (bone konsciante, ke ni nur ektranĉis la problemon, sed ne trapenetris), kiun ni povas formuli jene:

  1. Simpla, klara, senartifika skribkaj parolmaniero estas la fundamenta leĝo por nia lingvo, por eviti ĉiujn fuŝkomprenojn (Zamenhof diris: «Parolu simple kaj naive kiel infano»);
  2. tamen ironion en la verkado oni ne povas tute forĵeti, ĉar ĝi estas rimedo, por pliakrigi la esprimotaĵon kaj doni al ĝi fortan nuancon;
  3. troa subtileco de ironiaĵoj, same kiel tro ofta aplikado ilia, domaĝas la klarecon kaj estas kelkiam eĉ trajto de nacia propreco, tial evitinda³).

Sekve ni lasu la diboĉadon en tiu esprimmaniero al la nacilingvaj literaturistoj, kies esperantaj tradukoj ĉiam estos bonvenaj al literaturamantoj, kaj mem en nia propra verkado kreu esperantan stilon, kiu estas simpla, senartifika kaj tamen nuancoriĉa dank’ al la natura logiko kaj fleksebleco de la lingvo, kaj ni interkompreniĝos tre bone. Ni ĉiam memoru, ke lingvo estas kreaĵo de la uzantoj ĝin. En la manoj de ni SAT-anoj ĝi pli kaj pli estos tia, kia ni ĝin deziras — sennacieca.

Sed dokumentus, sendube, malriĉecon, se nia lingvo rezignus simple kaj komplete la esprimformojn, kiuj estas signo de alta kultura grado. Nia sennacieca lingvo, male, devas celi plej altan kulturan ŝtupon. Pri tio ne povas esti malklareco: La kulture altnivela lingvo de l’ estonto ne malhavos esprimriĉecon ĉiuflankan.

Hodiaŭ nur temas konkrete mezuri, tute precize kaj malkaŝe, la abismon inter la celo kaj la ĝisirita vojo, eltrovi, ĝis kia grado nia lingvo restas komprenata de ĉiuj K-doj en la tuta mondo, se ni aplikas lingvajn formojn de alta kultura grado. Pri tio devas nin instrui nia enketo.

Niaj K-doj havas la parolon!

Nubo.

¹) Zamenhof, Lingv. Resp.: «En mia traduko de «La Revizoro» troviĝas iafoje frazoj ne tuj kompreneblaj… Osip parolas ne per stilo tute logika kaj literatura, sed per stilo de malklera rusa servisto, kaj mi devis almenaŭ iom konservi tiun stilon, por ne forpreni de liaj paroloj ilian tutan karakterecon…»

²) Ofte oni konstatas ĉe alinaciaj literaturistoj (precipe de la 17. k 18. jarc.) la volitan imitemon de tiu franca ironiemo sub la superrega spirita influo de la franca literaturo.

³) Zamenhof, Lingv. Resp.: «Naciajn idiotismojn, kiuj ne prezentas necesaĵon, ni devas kompreneble eviti…»

Ĉiu ero da energio, ĉiu monero elspezata por la neŭtrala esperanta movado signifas samproporcian perfidon al la SAT-movado.

[REKLAMO p.6] Estas eldonita de SAT la esperanta traduko de la plej fama verko de la klasika aŭtoro Goethe. FAŬSTO I. Volumo de 156 pĝ., Prezo nur 1.20 gmk. Versoj de multfoje varianta ritmo kaj koloro. Dramo de la homa naturo, per la potenco de la poeta vorto prezentita; tragika, filozofa, lirika, profunde spirita. En ĉiu vest’ mi sentas turmentegojn De l’ tera vivo malvastkaĝa . . . (Faŭsto)

— pàgina 7 —

KIAL ĈIU SAT-ANO DEVAS ESTI KOOPERATIVANO?

Ĉar kooperado — same kiel esperanto — en la manoj de l’ klaskonscia Proletaro povas esti kaj estas potenca konstruilo kaj konstruero de socialismo.

Ĉar ekzistas inter tiuj du fluoj, malgraŭ ilia baza kaj histori-devena diferenco, mirinda interna simileco kaj parenceco. Depost la plej antikva tempo de sia surtera ekzistado la homoj sentis la bezonon de kunlaborado, reciproka interhelpo, ekonomia kunfluigo de produktofortoj, sed apenaŭ komence de la 19-a jarcento de l’ kristana tempaĝo oni el tiu ĉi tendenco faris socian programon, transformontan la tutan sociordon el sistemo privat-kapitalista en laborist-kolektivan kaj komunecan. Tiu ĉi programo nomiĝas: La Principoj de Roĉdelaj Pioniroj, kaj estas plene efektivigebla nur en laborist-kamparana ŝtato.

La kooperado jam en la nuna sociordo celas forigi kaj fari senbezona la tutan sociklason de komercaj perantoj kaj privataj produktantoj — same kiel la esperanta movado celas la forigon de ĉiu nebezona perado ĉe la interŝanĝo de idealaj valoroj de l’ homaro per la alpreno de unu lingvo kaj malnecesigo de lernado kaj traduklaboro ĉe la milo da aliaj lingvoj.

Same kiel esperanto prezentas pli altan kaj pli perfektan formon de lingvo-uzado (pens-interŝanĝo tuthomara), tiel ankaŭ la kooperado prezentas per si pli altan, pli perfektan formon de socia mastrumado, per sistemigo, raciigo kaj kolektivigo de produktado kaj konsumado.

La unuajn kooperistojn — la Roĉdelajn 28 teksistojn — oni primokis, kiam ili malfermis etan vendejon en la jaro 1844. Hodiaŭ — post 84 jaroj — la konsumkoopera movado kalkulas pli ol 40 milionojn da organizitaj membroj, estas jam ekonomia potenco, kiu povus en multaj landoj preni sur sin la tutan socian mastrumadon.

La unuajn esperantistojn kun ilia malgranda gramatiko kaj fundamenta vortareto oni ankaŭ primokis, ne kredante, ke tiu ĉi sistemo de D-ro Esperanto povus evolui ĝis la stato, en kiu ĝi vere servas kiel internacia interkomprenilo. Hodiaŭ ni kalkulas jam centmilon da parolantaj esperantistoj en la tuta mondo.

Fine — ankoraŭ unu komparo de iom alia speco:

La kooperativa movado estus jam delonge atinginta se ne la tuton, almenaŭ la duonon de siaj finaj celoj, ĝi jam delonge estus foriginta la tutan sociklason el nebezonaj komerc-perantoj, se ne kontraŭstarus la malkonscio kaj maldiligentemo de larĝaj laboristamasoj, kiuj ĉiam ankoraŭ aĉetas multegon ne en siaj kooperativ-vendejoj, sed en fremdaj, privataj komercist-butikoj. La multmiliona laboristamaso subtenas per sia konstanta aĉetado la klason de siaj sociaj malamikoj, la komercistojn, anstataŭ preni la aferon de l’ provizado en siajn proprajn manojn.

Simile esperanto jam povus esti akirinta por si se ne la tuton, almenaŭ la duonon de l’ mondo, se ĉiu laboristo dediĉus dum sia juneco 6—8 monatojn da vera studado al ĝi, ĉiutage unu horon. Se ĉiuj laboristaj organizoj de l’ mondo estus enkondukintaj ĝin en siaj internaciaj rilatoj. Se la laboristaj deputitoj postulus ĝian enkondukon en la elementaj lernejoj. Se oni serioze volus ankaŭ tie liberiĝi de malnovaj kutimoj kaj preni sian propran aferon en siajn proprajn manojn, ne atendante, ĝis iu faros tion por ni.

Pro ĉio supre dirita:

Ĉiu laborist-esperantisto devas esti kooperativano,

kaj

Ĉiu kooperativano devas esti esperantisto, aŭ almenaŭ favori kaj antaŭenpuŝi en siaj rondoj la aferon de esperanto.

Joân Savado.

Plua Listo de Korespondantoj de Kooperativa SAT-Sekcio

(Komencon vidu en «S-ulo» n-o 169)

Aŭstrio: K-do Theodor Maller (SAT-ano 7368), Vieno 17, Hernalser Hauptstrasse 58, II, 7.

Britio: K-do Karlo Davison (10 465), Glasgow, 13, Couper Place, Townhead, Skotlando.

Germanio: K-do Wilhelm Wappler (2394), Mittweida i. Sa., Chemnitzer Str. 14, II. K-do Karl Weber (5129), Untermenzing bei München, Neumeierstrasse 21. K-do Paul Schwichtenberg (5690), Wanne-Eickel, Hindenburgstr. 159.

Polio: K-dino Dr. Marja Orsetti, Chocimska 17, m. 16, Varsovio (precipe kun virinoj). K-do Karol Haubold, Grazyny 13, Mokotow, Varsovio (precipe kun junularo kooperativa).

Svisio: K-do Alfred Thonney (150), Les Epinettes, Coquelicots B., Lausanne.

Sovetio: K-do Dmitrij Albanov, Rajklopsojuz, Orgotdel, Andijan, Uzbekistana SSR. K-do M. P. Revenko, Sebrjakovo, Rajsojuz, Stalingradskoj Gub. K-do A. N. Karavaŝkin, Smolensk, Pjatnickij ruĉej 15.

Finnlando: K-do Vilho Salonen, Viipuri, Braahenkatu 14, as. 6.

K-doj-Kooperativanoj, ĝis nun ne farintaj tion, anoncu sin al la Sekretario de la Kooperativa SAT-Sekcio: J. Zawada, Varsovio-Mokotow, ul. Grazyny 13, Polio.

P. S. Mi petas pardonon de ĉiuj korespondantoj, ĉar pro dumonata malsano estis al mi neeble skribi eĉ unu leteron. — Nun mi esperas povi gvidi la fakon tute normale.

J. Z.

Al la Unu-Majaj Salutintoj

Ni dankas al la K-doj, kiuj sendis al ni simpati-esprimojn okaze de la Unua de Majo. Responde ni nur diru, ke ĉiuj SAT-anoj devas penadi esti indaj je la granda, liberiga signifo de tiu tago; ni klopodu por ke ĝia karaktero ne aliiĝu en iun banalan, religiecan feston. Tiucele ni ĉiam agu sincere kaj racie. Ni precipe ne forgesu, ke ĝis la Laboro estos mondskale finvenkinta, la Unua de Majo ne devas esti festo- sed depostulotago.

Kiel esperantistoj, ni pli kaj pli konvinkiĝu, ke la Laboristaro ne povas finvenki, finliberiĝi je ĉiu uzurpemo flanke de intelektuloj, se ĝi ne alprenas nian lingvan liberigilon, se ĝi grandskale ne imitas la ekzemplon, kiun donas la laboristaj esperantistoj.

DIREKCIO DE SAT.

EL LA ADMINISTREJO

Registritaj leteroj. Jam kelkfoje la administranto povis observi, ke el la leteroj venintaj el Polio oni ŝtelis la enmetitan monon, kaj tiuj friponoj estas tre lertaj en sia metio, tiel ke la ricevinto tute nenion rimarkas ekstere pri la sekreta malfermo per iu poŝtisto. Sekve oni ne povas sukcesplene protesti en nia poŝtoficejo. Pro tio estas konsilinde ne surglui poŝtmarkojn aŭ aliajn glumarkojn sur la dorsan flankon de la koverto, sed prefere surmeti la stampon de la sendinto sur la leterfermon. Kiu ne havas stampilon, tiu simple faru kelkajn signojn per inko sur la leterfermon. Preferinde ankaŭ estas skribi la adreson de la sendinto sur la leterfermon. Per tiu procedo oni multe malfaciligas la metion al tiuj friponoj.

Okaze de la Maj-festo la Administracio de SAT ricevis kelkajn salutojn, bondezirojn kaj telegramojn de niaj fervoraj K-doj. Ni ĉiuloke dankas kaj ĝojas, ke ankoraŭ ekzistas K-doj, kiuj bone scias taksi niajn klopodojn por la tutmonda SAT-movado.

JUBILEO-ĈENO

K-dino Ivanova (Leningrad) 1 rubl.; Lachmann (Dresden) 0.50 mk. g.; Földi (Wien) 2 mk. g. kaj alvokas jenajn K-dojn fari la samon: 8185 (Smolensk), 8281 (Burkhardtsdorf), 4608 (Mejniki), 5594 (Ĉita), 9310 (Leningrad), 5797 (Harthau) k ĉiujn Vienajn SAT-anojn. Duchan (Hall i. T.) 0.50 ŝil. aŭstr.; K-dino Schapiro (Wien) 1 ŝil. aŭstr.; Black (Vancouver) 2.10 dol.; Ahlswede (Bremen) 1 mk. g.; Földi (Wien) 0.50 ŝil. aŭstr.; 90 (Leipzig) 2 mk. g.

FERA GVARDIO

Belogorcev (Nikolaev) brikoj por januaro k februaro 2 rubl.; Jeleznjakov (Samara) 2 rubl.; Lvov (Zinovjev) brikoj por januaro, februaro, marto 3 rubl.; Stefan (Iv.-Voznesensk) brikoj por novembro ĝis marto 5 rubl.; Vasiljev (Iv.-Voznesensk) brikoj por marto-aprilo 2 rubl.; Lvov (Zinovjevsk) brikoj por aprilo ĝis septembro 6 rubl.; K-do 1367 (Ĉita) aliĝas al la Fera Gvardio, ĉar la fergvardianoj multe helpis al li dum lia vojaĝo tra Sovetio. Li sendas la unuajn brikojn por la periodo de 1. 1. 28 ĝis 1. 7. 28 entute 6 rubl.

NIA JARLIBRO 1928

presiĝas; preskaŭ ĝia duono jam estas korektita. Ni intencis ĝin aperigi pli frue ol kutime, sed plian fojon nia intenco ne plene realiĝas. Ja, spite sia penado, nia Administranto ne povis liveri la manuskripton sufiĉe frue. Per la signoklarigoj post la adresoj (responde al la demandiloj) la kompilado kaj kompostado ankoraŭ pli komplikiĝis, ol en la antaŭaj jaroj. La unuajn paĝojn de la manuskripto ni ricevis nur fine de februaro, kaj, post aldonoj kaj ŝanĝoj, ni portis ilin al presisto nur ĉirkaŭ la 15-a de marto.

Krome, tiu Jarlibro estas pli ampleksa ol la antaŭa; la kosto kompreneble altiĝos samproporcie. La prezkondiĉoj de la presejo UNS (Leipzig) superis la povon de nia kaso, tial ni mendis ĉe iu pariza presejo. Sed jen, medalo havas du flankojn: la postuloj de tiu pariza presejo ja estas multe pli favoraj, sed ankaŭ ĝia ilaro estas malpli moderna ol ĉe UNS, kaj sekve malpli rapida la presado. Tamen ni esperas povi ekspedi la Jarlibron meze de junio.

La Jarlibron ni sendos unuope al ĉiu membro, — ne kolektive kiel antaŭe. Tiu procedo estas apenaŭ pli kosta ol la alia, kaj la livero estos pli akurata kaj pli facila.

— pàgina 8 —

MUNICIO POR SAT KAJ ĜIAJ ORGANOJ

Fröding (Rockford) 0.30 dol.; Gordon (Leningrad) 1.90 rubl.; K-dino Brukson (Leningrad) 0.55 rubl.; Rouget de l’Isle 5 fr. fr.

Adm.

ĈIAM ANKORAŬ!

Estas malagrabla situacio kaj kompromitanta nian tutan peresperantan servaparaton, tiuj faktoj, ke ne nur la korespondanoncoj estas preskaŭ ne fideblaj, sed tiu fenomeno transiris ankaŭ la pli signifajn kolektivecajn anoncojn, kiuj celas la priservon de neesperantistaj lab. organizoj. Bedaŭre ni ankaŭ ne vole sukcesis kolekti malgrandan bukedon el tiuj malagrablaj spertoj.

Ni komencu ĉe la plej malgranda afero. K-do Grignard aperigis korespondanoncon en «S-ulo» n-o 172, serĉante por siaj kursanoj korespondantojn. Mi instigis unu el niaj kursanoj, interligiĝi kun K-do Grignard. Tiu K-do sendis sian unuan leteron al eksterlando, vane atendante respondon. Vane ankaŭ mi sendis la 5. 3. poŝtkarton kun speciala peto, informi nin pri la kaŭzo de lia silento; la rezulto estis nulo.

Loka organizo de IRH akceptis esperanton oficiale por siaj internaciaj rilatoj. Por certe havi bonan rezulton, ni elektis anoncon el «S-ulo» de tiuj K-doj, kiuj mem laŭ la anoncoj priservas la saman organizon. Al Francio, Lyon, laŭ anonco en «S-ulo» n-o 173, de K-do Roux, estis sendita letero kaj IRH-materialo, kaj malgraŭ mia aparta letero, petante la klarigon de lia silentado, ĝis nun nenia respondo venis.

Saman sorton havis du leteroj al Anglio, senditaj al urboj Manchester kaj London, al Gek-doj SAT-perantoj.

Ankoraŭ dum kiom da tempo detruas la aŭtoritatecon de nia Esp. Servo tia malseriozeco rilate al la movado? Almenaŭ tiuj K-doj povus esti tiel ĝentilaj, oferante unu poŝtkarton, informi la petanton pri rifuzo aŭ neeblo de la plenumo. Kaj estus dezirinde, ke la lokaj SAT-rondoj avertu la koncernatajn K-dojn pri la malbona efiko de ilia malseriozeco.

Kial do oni anoncas en «S-ulo», se poste oni ne plenumas la propran promeson?

RUĜA ESPERANTO-TAGO

Dum pentekosto (26.—28. 5.) okazos en Neudek apud Karlsbad en Ĉeĥoslovakio t. n. «limrenkonto» inter lab. esp-istoj de Saksio k Ĉeĥoslovakio. Aranĝantoj estas LEA-distrikto Erzgebirge-Vogtland k la grupo Neudek.

Gek-doj el najbaraj k pli malproksimaj distriktoj estos bonvenaj. Gek-doj el aliaj landoj bonvolu sendi salutleterojn al K-do Emil Schreiber, Neudek (Ĉ.S.R.) 600/II.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

ALĜERIO. Alĝero. Fondiĝis junular-esp. grupo «Ĉiam Antaŭen», konsistanta el 14 gek-doj, kiu bone funkcias. La sekr. Nedjam Mohamed (8856). — BELGIO. Bruxelles. La Lab. Esp. Grupo k la jus fondita SAT-rondo partoprenis grupe la unua-majan manifestacion. 30 gek-doj marŝis post la esp.-ruĝa standardo k banderolo franc- k flandralingva: Proletoj ĉiulandaj unuiĝu per esp-o. Dume kelkaj amikoj disdonis 2000 flugfoliojn. En la vicoj oni kantis: «La Internacio», «Fratoj, al sun», «Redonu nian monon!» Certe nia agitado atentigis multe la popolon pri nia afero. — Same dum 1. majo estis disdonataj flugfolioj en Liège, Comblain-au-Pont, Mouscron, Wasmes, Farciennes, pere de la lokaj esp. K-doj — Sekve de la propagando de FEO, sekve de la decido pri esp-o de Sindikata Federacio Intern. (Amsterd.), la Sindikato de Tramvojistoj el Verviers aliĝis al FEO k SAT. (155). — SOVETIO. Barnaul. Pli ol 600 p. ĉeestis Zamenhof-memorvesperon la 17. 4. Estis prezentata i. a. en esp-o scen-dram-epizodo de Lalikov («Versala kaptito») k unuakta agitaĵo «La venko» rus-esp-e. La loka jurnalo notis la grandan sukceson. (Goldfeder.) — Jaroslavl. De 3. 3. ĝis 23. 3. K-do Lingel lekciis ankoraŭ en 5 lokoj (480 aŭskultantoj). Enskribiĝis por kursoj 105 pers., sume kun antaŭaj 260 (5 rondetoj). Ĉiuj kursoj finiĝis 1. majo. (5087). — Novorossijsk. 8. aprilo okazis en Intern. Klubo de maristoj 2-a tuturba konferenco de esp. rondetoj, kunvokita de SEU-filio. Ĉeestis 42 gek-doj el 10 rondetoj. Oni ekzamenis vintran laboron k antaŭnotis someran. Prepari novajn instruantojn por la kursoj estas unu el la plej urĝaj taskoj. P. K. (5772). — Krivoj-Rog. Okaze de morta datreveno de Zamenhof SEU-organizo loka aranĝis funebran vesperon. Ĉeestis ĉ. 250 p. En loka jurn. aperis samtage du artik. pri Zamenhof. (M. Rajtman.) — Kremenĉug. Favoraj rezolucioj por intern. korespond. ĉe Distr. Konferenco de Klerigistoj, distr. konfer. de Komjunularo k Fervojista sekcia konfer. Dum ĉi lasta oni elmontris esp-an ekspozicieton de peresp-a koresp. kun alilandaj fervojistoj. En la vilaĝoj de l’ distrikto la movado havas iomajn sukcesojn. Lernemuloj aperis en Semjonovka, Potoki, Kozelŝĉina, Zubani. — Grupo el ĉi tieaj K-doj gvidate de K-do E. Izgur, entreprenis la kompiladon de «Universala Rusa-Esperanta Vortaro». Samtempe estas komencita la kompilado de ukraina-esp-a poŝvortaro. — Krjukov ap. Dnepro. Daŭre vigla laboro. Fondiĝis distr. filio de SEU. (V. K.)

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»:

Polska Wolność, Varsovio, n-o 16 (1928), (Por patrioj, alvoko por filo de Sacco, Sendep. Estonio); The Leeds Citizen, Leeds, 20. 4. (Infanamika mov. en Germ.); Signalen, Stokholmo, 16. 2., 12. 4., 19. 4. (Tagoj el mia vivo), 23. 2. (en esp-o).

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Polska Wolność, Varsovio, n-oj 5, 6, 8, 18 (1928); Daily Herald, Londono, 27. 4.; Strojarski list, Zagreb, apr.; Signalen, Stokholmo, 16. 2., 23. 2., 1. 3., 8. 3., 15. 3., 22. 3., 29. 3., 5. 4., 12. 4., 19. 4. (parte en esp-o, kelkfoje pri SAT-kongreso), Le Matérialiste, Laeken-Brux., apr. (ankaŭ pri SAT).

Peresper. artik., notojn k leterojn presis:

L’Ecole Emancipée, Saumur, 29. 4.; Le Sincériste, Waltwilder, majo (en esp-o); Sächs. Arb.-Ztg., Leipz., 26. 4.; Le Premier Mai (Unua majo), Paris, 1. 5. (el Ĉita); La Provence, Nimes, 28. 4. (el Samara).

NIA POŜTO

A. Tomo. — Ni havas abunde pli taŭgan por «S-ulo» materialon ol tiun agitecan artikolon de M. G. Ni ne tro esperu de famuloj por nia afero. Ĝia sukceso dependas precipe de tiuj, kiuj praktikas esp-on k ne nur laŭdas. Ĉe la komenco SAT utiligis la moralan apogon de famuloj; mi opinias, ke nun nia movado estas sufiĉe firmstara por ke ni simple ignoru platonajn eldirojn. Mi ankaŭ supozas, ke la enspezo de M. G. multe superas tiun de la simplaj laboristoj, kiuj pagas sian kotizon al SAT. Sekve, kiu varbas famulon kiel aprobantan membron, tiu atingu, ke la varbito pagu ankaŭ kotizon. Ni ne estu adorantoj de kiu ajn. E. L.

3409. — Via materialo alsendita trovos laŭvice utiligon en «La Lernanto».

641. — Ni sendis al vi la deziritan artikolon (originalon).

12 008. — Loko absolute mankas por la kliŝo. Pri la Jarlibro legu noton en tiu ĉi n-o. Red.

Lodzano. — Mi mem ne povas esplori, ĉu viaj asertoj estas pravaj aŭ ne; mi nur scias, ke via skribaĵo venigis al la redaktejo protestojn. Oni plie asertis, ke la de vi atakita partio estas klasbatala k ligita al la 2-a Internacio. Tio sufiĉas por ke mi sciu kion decidi pri la afero. Mi ja estas de niaj kongresoj komisiita malebligi, ke enŝoviĝu en niaj vicoj la disputpunktoj, kiuj disigas la laboristajn organizojn. Mi konfesas, ke la tasko estas malfacila, sed penas lojale ĝin plenumi. E. L.

3398. — La anonco el B. alvenis tro malfrue, por enmeti utile. Vi ne atentis, ke ni almenaŭ du semajnojn antaŭ la aperdato devas havi la enpresotaĵojn. Se mono jam sendita, ĝi restos je via konto. Red.

7881. — Via pakaĵeto kun kovertoj revenis. Strange, ke oni ne enlasas niajn kovertojn en Sovetion. Adm.

La «Fundamento de Esperanto»¹) devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝo de la vojo de unueco.

L. L. Zamenhof.

¹) Mendebla ĉe nia Administrejo.

[REKLAMO p.8] ARGENTINANOJ! Kiu scias, kie troviĝas Karl Domanski, lasta lia adreso estis en j. 1914 aŭ lia filo Ĉeslav: Argentino, Kordoba, Kolonio Santa Mario, Karl Domanskij. Sendu leterojn al la adreso: Siberio, Omsk, Karluŝka Jilkooperacio N. 3 al V. Poĉobut por D. (SAT-ano 7715).

[REKLAMO p.8] K-do Rattray ĉe Glasgova Lab. Esp. Klubo bedaŭras la neeblecon sendi al ĉiuj koresp-antoj respondojn ktp., ĉar tro multe la rondo estas ricevinta. Mi dankas precipe al la sovetiaj K-doj, kies kamaradecaj leteroj k PK tre forte impresis nin. En Britio nia movado ankoraŭ estas tro malmultaneca.

Francio

E. K. Limouzin, Paris, malfeliĉe perdis PK de rusa K-dino k ne memoras nomon de skribinto. Ankaŭ ricevis PK pri modjurnalo de Barnaul, sed ne povas legi adreson de skribinto, kiu ne estas en Jarlibro.

[REKLAMO p.8] Helpu K-doj! La esperanto-kursanoj de Pirmasens aranĝos la 24. 5. 28 letervesperon. Ni petas la tutmondajn Gek-dojn sendi al ni L, PK, Pl bfl. pri ĉ. temoj. Resp. gar. Adr.: Richard Göttel, Christiansgasse 8, Pirmasens (Pfalz).

ENHAVO:

paĝo
La eksterleĝigo de l’ milito 263
La hejmdefenda movado en Stirio 264
El mia dusemajna vivo en ripozdomo 264
Hebrea aŭ juda? 264—66
Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo 265—66
Eksterordinara tago el mia vivo 266—67
Korektoj 267
Tra Esperantio 267—70
Anoncoj 270

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 190, 24 de maig de 1928

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

4-a Jaro. N-o 190 — APERAS SEMAJNE — 24. Majo 1928

[BILDO p.1 | 43,3,56,12] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», emblemo de la asocio, meze de la kaplinio.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

LA IDEALO DE L’ PROLETARO

Oni povas konsideri la hodiaŭan socion kiel formitan el tri ekonomioj funkciantaj unu apud la alia. Unuparte, metia ekonomio, ekzistanta precipe en la agrikulturo, kie la laboristo estas mem posedanto de siaj produktorimedoj, kaj kie la homoj nur estas ligitaj unuj al la aliaj per interŝanĝaj rilatoj. Aliparte, du aliaj ekonomioj, kiuj estas ambaŭ karakterizataj per la fakto, ke la homoj estas en ĝi ligitaj reciproke ne nur per la interŝanĝo, sed egale en la produktado. Tiuj ĉi du ekonomioj estas fonditaj ambaŭ sur la ekspluatado de l’ proleta laboro per la posedantoj de la produktorimedoj. Ili sin distingas per la fakto, ke unu el ili, la verdire kapitalista ekonomio, estas submetita al la ĝeneralaj reguloj de l’ interŝanĝo, kiuj devenas el la ekzisto de merkato, dum la alia, kiun ni volas nomi la monopola ekonomio, evitas pli malpli tiujn regulojn, anstataŭigante pli malpli komplete la monopolon por la merkato.

Tiuj tri ekonomioj ne nur kune ekzistas, ili sin reciproke penetras, reagante unu sur la alian: la monopolo ne atingas izoliĝi komplete de l’ libera merkato, la kapitalista industrio devas atentegi la konkuradon de l’ metiista ktp….

Sed ekzistas ĝenerala leĝo, kiu volas ke ĉiam la plej novaj formoj de la tekniko superregas en la socia vivo. Tio, kio karakterizas epokon, kio de ĝi formas la politikan kaj socian strukturon, estas tiuj teknikoj kaj ekonomiaj formoj, kiuj estas lastdataj. La maniero kulturi la grenon en la 19-a jarcento kaj sub la romana imperio ne estis tre diferencaj, ankaŭ ne estas la grenkulturo, kiu faras la civilizacion de l’ 19-a jarcento, sed la vapormaŝino; la homo kaj la socio de l’ lasta jarcento estas la produkto de la vapormaŝino kaj ne de la plugilo.

La metia ekonomio, konvena al la malnovaj teknikoj, nur jam ludas, malgraŭ la granda disvastiĝo, kiun ĝi konservis, pasivan rolon. La kapitalista ekonomio verdire, kiu estis naskita per la eltrovoj de la industria ekonomio fine de la 18-a jarcento, eltrovoj kiuj havas trajton precipe por la teksa tekniko, ludis rolon superregan dum la lasta jarcento. Sed ĝi hodiaŭ estas forlasanta tiun ĉi rolon profite al la plej nova ekonomio monopola, ekonomio de teknikoj plej laste kreitaj aŭ transformitaj, elektro-tekniko, metalurgio ktp….

Aliparte, super la dialektika interna procezo de l’ burĝaro, kiu kondukas la kapitalistan ekonomion de l’ libera konkurado al la monopolo, estas alia dialektika procezo de supera amplekso: tiu kiu kontraŭstarigas la Proletaron al la burĝaro.

La antagonismo inter la Proletaro kaj la burĝaro kondukas la Proletaron al la kreado de ekonomio kontraŭa al tiu, per kiu ĝi estas ekspluatata. Ĉu ĝi estu ekspluatata per la sendependaj kapitalistoj aŭ per monopoloj, la Proletaro estas alkondukata voli detrui tion, pro kio ĝi suferas, kaj anstataŭ tio starigi socian ordon, kie la alproprigo de la supervaloro liverita per la laboristoj, flanke de la posedantoj de l’ produktorimedoj, fariĝas neebla. Tiu ĉi neebleco nur povas esti atingata per la subpremo de ĉiu privata alproprigo de produktorimedoj aliaj ol tiuj, kiuj persone estas uzataj de siaj posedantoj. Subpremo de l’ alproprigo de la kolektivaj produktorimedoj aŭ Kapitalo, estos do la unua karaktero de l’ ekonomio, kiu postsekvos al la kapitalistaj ekonomioj.

Sed la alproprigo de la produktorimedoj trans la laborkapableco individua mem nur estis ebla dank’ al la rento. Precipe tial ke iuj laboristoj troviĝis por produkti en pli favoraj kondiĉoj ol aliaj, ili povis produkti pli ol la aliaj kaj ili povis ankaŭ amasigi riĉaĵojn, kiujn ili transformis en kapitalon, per kiu ili ekspluatas la laboron de aliaj homoj. Serĉante elsekigi la fonton mem de l’ kapitalo, la Proletaro do estas devigata subpremi la alproprigon de la rento. Ke la produktoj daŭrigu interŝanĝiĝi laŭ la labora maksimumo socie necesa, tiel estu! sed ke la diferenco inter tiu ĉi kvanto da laboro kaj tiu efektive elspezita por la fabrikado ne plu povu fariĝi la propraĵo de l’ produktanto de la objekto, eĉ de metiisto. La Proletaro sekve devas enmiksiĝi, ne nur en la kapitalista ekonomio, sed egale en la metiista. Subpremo de la rento estos la dua granda karaktero de l’ komunista ekonomio.

La funkciado de la kapitalista ekonomio mem metas al la Proletaro ĝian duoblan celon: Sociigo de l’ kapitalo kaj Sociigo de la rento, duobla celo, kiu troviĝas resumita en la fundamenta formulo:

Sociigo de la produktorimedoj.

El «L’Economie Capitaliste» (La kapitalista ekonomio) de R. Louzon trad. N. B.

— pàgina 2 —

272 — SENNACIULO

INSTRUA OKAZAĴO

La granda usona aŭtomobilfabriko «Ĝeneral Motor» konstruis antaŭ kelka tempo filion en Stokholmo por la nord- kaj orienteŭropa merkato. Je la komenco de la produktado, en la pasinta monato, okazis konflikto pri la salajro. La laboristoj, kiuj remburas (drapiras) interne la aŭtomobilojn, postulis altigon de sia salajro, tial ke la laboro okazas tre «raciigite» kaj ke estas postulata ĉiam pli kaj pli da taga laborkvanto. Salajraltigon malaprobis la fabrikestraro. La metallaboristoj ĉe la fabriko simpatiis kun la remburistoj. Ĉiuj laboristoj strikis. Eklaboris kelkaj armitaj strikrompantoj. Alvenis usona direktoro Evans, kiu dekretis: «Aŭ la laboristoj tuj rekomencos la laboron, aŭ ni fermos la fabrikon. La aŭtomobiloj produktataj en Stokholmo povas esti farataj en niaj dana kaj belga fabrikoj.» Ĉe tia minaco devis cedi la laboristoj kaj rekomencis labori la 23-an de aprilo. Kapitalistaj gazetoj skribis: «Amerikanoj lernigas al svedaj laboristoj bonmorojn» ktp.

Sed imagu, ke la laboristoj el ĉiuj fabrikoj, kiujn posedas la «Ĝeneral Motor» en multaj landoj, estus organizitaj en unu sama organizo! Tiam s-ro Evans certe ne povus pritrakti la laboristojn laŭ sia plaĉo.

Tiu eta konflikto estas tre instrua. Ĝi montras, kiel la kapitalistoj ignoras la naciojn; kiel la produktado tendencas al trusta, sennacieca organizmaniero, kaj kiel malfruas la laborista organiziĝo kompare kun la malvolviĝo de l’ kapitalismo. Kvankam ekzistas ruĝaj, flavaj, bluaj, nigraj, verdaj kaj alikoloraj «Internacioj», tamen la laboristoj agas dise kaj malunuece. Ili nepre devas unuiĝi tutmonde por povi venke batali; ili devas forigi la nunajn diversajn barojn (ankaŭ la lingvajn!); unuvorte: ili devas pli kaj pli organiziĝi kaj agadi sennaciece. La mastroj cetere liveras al ili la bonan ekzemplon.

(7987)

Red. Noto. — Ni profitu la okazon por diri, ke la ĉi supra artikolo estas kvazaŭ modelo pri tiuj, kiujn ni deziras ricevi.

UNUA DE MAJO EN BULGARIO

De kelkaj jaroj la laborista movado en Bulgario estas per ĉiuj eblaj rimedoj subpremata kaj sufokata de la faŝista registaro. Tamen la tempo montris, ke malgraŭ persekutadoj, arestoj kaj mortigoj la laborista movado daŭrigas ekzisti. De tempo al tempo aperas laboristaj gazetoj, kiuj post kelknumera apero estas ree ĉesigataj per registara interveno. Laŭ la «leĝo por defendi la ŝtaton» miloj da politikaj kontraŭuloj estas juĝataj, kaj miloj portas sur la dorsoj la teruraĵojn de tiu ĉi leĝo.

Oni ankoraŭ malpermesas al la laborista klaso havi siajn proprajn organizojn kaj gazetojn. La redaktoroj, kiuj skribas ion malplaĉan al la burĝoj, estas juĝataj kiel «malamikoj de la patrio».

Komprenoble, en tiaj cirkonstancoj, la Laboristaro en Bulgario ankaŭ ne povas libere festi la Unuan de Majo. Sed, de du aŭ tri jaroj la laboristoj rekomencis festi la proletaran feston malgraŭ registara malpermeso. En tiu ĉi jaro, kontraŭstare al la registaro, ĉiuj profesiaj organizoj kaj laborista partio eldonis diversajn alvokojn kaj multajn majajn gazetojn, kiujn la registaro konfiskis. Kvar tagojn antaŭ la Unua de Majo la policanoj okupis laboristajn klubojn kaj ne permesis aranĝi sindikatajn kaj partiajn kunvenojn. Eĉ estis malpermesate, ke kolektiĝu pli ol kvin personoj. Multaj laboristoj estis arestataj antaŭ la Unua de Majo, ĉar ili disdonis alvokojn.

Tiel oni festis la tagon. Matene je la 4-a oni komencis aresti laboristojn kaj Centran Majan Komitaton. Matene je la 8-a la policanoj okupis la lokon indikitan por Maja kunveno. Ili estis armitaj per pafiloj kaj bajonetoj kaj estis duope en ĉiuj stratanguloj. La Sofiaj laboristoj tamen plenigis la stratojn, portante ruĝajn rubandojn, kaj laŭ signalo donita ili moviĝis malrapide, formante procesion. Poste oni komencis kanti laboristajn kantojn. Je la 11-a komenciĝis la alparoloj laŭprograme. Parolis laboristpartia deputito. Kiam post la kunvenego ree formiĝis manifestantaro en vicoj, la policanoj alvenis kaj provis dispeli la amasojn. Ili komencis pafi, kaj la manifestantoj ĵetis ŝtonojn. Unu policano estis vundata. Sed fine la amaso estis dispelata, kaj multaj laboristoj arestitaj. Ili estis ĝismorte batataj en la polica oficejo. Matene la policanoj vizitis ĉiujn laborejojn kaj notis la nomojn de la laboristoj, kiuj ne ĉeestis. Kiel rezulto, en urbo Stanimoka, la policestro malpermesis al la fabrikestroj doni laboron al tiuj laboristoj, kiuj festis dum Unua de Majo. En

FAKTOJ KAJ KOMENTOJ

Pri senlaboreco en Usono

En la usona agrikulturo la vendoprezo de la terproduktoj ne sekvis la progresadon de l’ vendoprezo por industriaj produktoj. La terkulturistoj suferis je tiu ĉi situacio, kaj okazis grandskala hommigrado el kamparo al la urboj. Oni kalkulas 3 milionojn, kiuj forlasis la kamparon. Dank’ al la evoluo de l’ maŝinoj la terkultura produktado pliiĝis je 10 elcentoj en la lastaj jaroj, dum la terkulturistoj mem samtempe malpliiĝis je 5 elcentoj. En la industrio la ciferoj estas ankoraŭ pli frapantaj. Depost 1919 la indekso de l’ produktado leviĝis de 147 al 170, dum tiu de l’ manlaboro falis de 129 ĝis 115. La cigareda industrio, ekzemple, pliigis sian produktadon je 53%, reduktante sian manlaboron je 13%; la petrola industrio pliigis sian produktadon je 84%, reduktante sian manlaboron je 19%.

Solvon al la problemo? — Postuli plimallongigon de la labortago.

* * *

La turka registaro decidis, ke estu aplikataj por la turka alfabeto estonte la latinaj literoj. Plie, ĝi decidis, ke por plenumi la transformiĝon, estu uzataj franca kaj angla fonetikaj metodoj.

Espereble la slavoj, japanoj, ĉinoj k. a. ne imitos la turkojn. Estus ja granda paŝo al la unueciĝo de l’ mondo. La patriotojn tedus tia monotoneco kaj kredeble ili sin mortigus pro ĉagreno. Terura eventualeco, ĉu ne?

* * *

Laŭ kuracista esploro ĵus farita de la Novjorka tuberkuloza kaj saniga asocio, el 2000 laboristaj infanoj nur 225 estis sen gravaj difektoj. Pli ol la duono havis malsanajn glandojn, 13 elcentoj suferis je malsufiĉa nutriĝo, preskaŭ la duono havis putrajn dentojn, 27% havis difektan vidpovon, 7% estis kormalsanaj.

Sekve ankaŭ en la «dolara lando» kun ĝiaj altaj laboristaj salajroj ne estas garantiata al la laborista idaro bonstata prosperado?

* * *

Laŭ «Laborista Gazeto» ekzistis antaŭ la milito en Ukrainio 26 ortodoksaj episkopoj, nuntempe 95, kaj anstataŭ 10 560 pastroj antaŭmilite 11 700 nuntempe.

Ni ne volas kredi tiun informon trovitan en franclingva ĵurnalo, kiu estas kontrolinda per niaj sovetiaj K-doj. Ĉar se tiuj ciferoj estus korektaj, ĉu ni ne devus dubi pri la sukceso de kontraŭreligia propagando?

★ Partoprenu la VIII-an SAT-Kongreson en Göteborg ★ 14.—19. aŭgusto 1928

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 273

VOJAĜAJ IMPRESOJ EL SUDA AMERIKO

Nia K-do 102 el Oslo (Norvegio) antaŭ nelonge revenis de 10-monata vojaĝo al Suda Ameriko. Ses monatojn li restadis, kvazaŭ «memvola ekzilito», sur insulara grupo en la Pacifika Oceano, iama nesto de nevenkeblaj marrabistoj. Ni kredas, ke ĉiuj konsentos kun ni, se ni donos al li spacon en «S-ulo», por priskribi al ni la plej interesajn detalojn el liaj travivaĵoj. Red.

I

Iun belan matenon, kiam la suno leviĝis el sia ondlito, ĝi ekvidis ŝipon balanciĝantan sur la vasta Pacifika Oceano. La ŝipanoj kaj pasaĝeroj staris sur la ferdeko, atente rigardante antaŭen, kie la celo de la vojaĝo, en ilia imago, la insulo de l’ floroj kaj de la feliĉo, leviĝis el la maro.

Estis la insulo San Cristobal (Kristobal), apartenanta al la insulargrupo Arkipelago de Colon (Kolon), kiun ili alproksimiĝis. Golfeton, kiu formis naturan havenon, ili baldaŭ trovis kaj faligis la ankron. Sesdek tagnoktojn daŭris la vojaĝo, kaj nun ili sin sentis feliĉaj denove surpaŝi firman teron. Sed ho ve! dezerta aspektis la bordo. El la tute seka kaj ŝtona grundo elkreskis griza arbustaro kaj domaltaj kaktoj.

Por esplori la internon de l’ insulo mi kune kun tri K-doj iris laŭ malbona vojo al la insula vilaĝo, kiu estas lokita 8 km. for de la haveno. La vilaĝo konsistis el ĉ. 60 kabanoj, tute tegitaj per folioj de sukera kano. La kabanoj havis truon kiel pordon kaj neniun fenestron. En tiuj kabanoj loĝas ĉ. 400 homoj, la indiĝenoj kune kun hundoj, kokoj, porkoj kaj azenoj. Ega malpureco kaj fiodoro regas en la vilaĝo. Ĉifonitaj, nudpiedaj kaj malpuraj estis ankaŭ la homoj. En la vilaĝo troviĝas ankaŭ vilao kun ferpordoj kvazaŭ fortikaĵo, kie loĝas la posedanto de la insulo kaj de la homoj. Krome troviĝas sukerfabriko en mizera stato.

Antaŭ 30 jaroj la respubliko Ekvatoro (Ecuador) uzis la insulon kiel deportejon por siaj krimuloj kaj ribeluloj. Sed ĉar la ĉefo de l’ deportejo, sinjoro Cobos, kruela homo, kondamnis obstinulojn je mortpuno, ili en 1904 dum okazo de ekzekuto faris ribelon, kaptis sinjoron Cobos kaj lin tuj senkapigis. Depost tiu tempo la homoj restantaj sur la insulo ĝuas ian liberecon.

La nuna posedanto de tre vasta kaj tre fruktodona plantejo pagas al siaj indiĝenaj laboristoj 1,25 sukre (t. e. ½ dolaron) por 8-hora labortago. Sed la indiĝenoj devas aĉeti manĝaĵon: rizon, viandon, fiŝon kaj brandon de la bienposedanto Alvarado, kaj tiel li facile reprenas la monon, kiun li eldonis kiel salajron. La varojn, ĉefe kafon, sukeron kaj porkaĵon, kiujn li produktas, li eksportas per propra ŝipo al Gvajakil (en Ekvatoro) kaj vendas ilin al germana komercdomo.

En la vilaĝo ni restis dum sendorma nokto, fidante al niaj pafiloj, se iu

[BILDO p.3 | 37,32,63,50] Foto: unuetaĝa ligna domo kun verando kaj ŝtupoj, starigita sur fostoj, kun kelkaj personoj antaŭ ĝi kaj arbustoj ĉirkaŭe. Subskribo: San Kristobal — Domo de la norvegaj koloniistoj

volus nin ataki. Sed la homoj aspektis afablaj, kaj nenio malagrabla okazis al ni. Frue en la sekvinta mateno ni ekiris laŭ rajdvojeto tra sukerkano-, kafo- kaj bananplantejoj, kiuj areas kelkajn km². La bananoj maturiĝas dum la tuta jaro kaj superflue estas mencii, ke ili bonege gustumis. Ĉar neeble estas eksporti la bananojn pro longega distanco al merkato, la loĝantoj uzas ilin kiel porkmanĝaĵon.

Kiam ni alvenis ĉe sovaĝa arbara rando, nin atakis deko da bojegantaj hundoj, kiuj baldaŭ estis revokataj de nigrulo, kiu ankaŭ bojegis per sendenta buŝego en iu stranga nekomprenebla lingvo. Li estis duonnuda kaj ŝajne tre embarasata vidante blankajn homojn ĉe si. Ni per signoj kaj donacetoj baldaŭ interfratiĝis. Li havigis al ni freŝan akvon, ovojn kaj du delikatajn ananasfruktojn.

Post unuhora ripozo, ĉar estis varmega tago, ni denove ekiris, kaj la nigrulo kun siaj hundoj nin akompanis. Li multe parolaĉis kaj gestfaradis montrante vojeton tra densa bananplantejo. Baldaŭ ni ekvidis simplan kabanon, kie loĝis blanka homo, ĉifonita longhar- kaj barbulo kun oraj okulvitroj. Tio estis inĝeniero Sen el Latvio, nobla homo, kiu jam de kelkaj jaroj translokiĝis al San Kristobalo, por tie vivi izole for de la monda bruado. Kun sinjoro Sen ni havis tre interesan interparoladon en germana lingvo (krom sia gepatra lingvo li bonege estris germanan, francan, hispanan kaj anglan lingvojn. Ni poste lin uzis kiel interpretiston kun la loĝantaro). Li donis al ni tre bonajn informojn pri la cirkonstancoj sur la insulo por enmigrantoj.

Estis jam tagmeze, kiam ni devis adiaŭi s-ron Sen por atingi nian tiutagan celon, la plej altan monton sur la insulo. Muri.

(Daŭrigota.)

diversaj urboj la policestroj komisiis al la gazetvendistoj, noti en kajero la nomojn kaj adresojn de tiuj, kiuj aĉetas la laboristan gazeton «Novini».

Same kiel en Sofio, en aliaj urboj la Unua de Majo estis festata, kaj ĉie okazis arestoj kaj batadoj.

Bulgariano.

★

EL POLIO

Laborinspektejo

Mi estas komisiita viziti la laborinspektoron de la koncerna distrikto, por laŭleĝe konfirmigi la «libron de salajroj». Kun la libro subbrake mi marŝas al la celo. La tuta listo de salajroj troviĝas ĉe mi! Eklogas min tento, rigardi ĝin. Kiom perlaboras tiuj teksistoj, laborantaj 12—14 horojn tage (kaj nokte)?

Mi kontentigas la malpermesitan scivolemon kaj enrigardas. Mi vidas la kolonon de l’ dua semajno de januaro. Sumo de laboritaj tagoj: 6, kvanto da laboritaj horoj: — (!). Elpagita sumo post diversaj dekalkuloj por asekuroj kaj imposto: Jankowski Marjan — 12 zloty¹), Kusiewicz Stefanja — 14 zl., Kosowski Jôzef 25, kaj poste: 15 zl., 16, 19, 9, 10, 11, 30, 9, 8, 15 ktp. Unu ricevis tiun semajnon 48 zl. (maksimumo), unu ricevis 7 zl. kaj 28 groŝojn (minimumo). Jen la tuta sekreto de la «libro de salajroj» de la fabriko, en kies negocejo mi oficas.

7 zl. 28 gr. Kiom da malsat-tagoj! Kiom da sendormaj noktoj! Kiom da duonsvenoj dumlaboraj! Kiom da eksplodoj de malespero! Kiom da pugnigitaj malbenoj! 7 zl. 28 gr.

Mia scivolemo estas kontenta. Mi alvenas la inspektejon, demandas, serĉas, malfermas la pordon kaj eniras. Post la tablo sidas la inspektoro: malgrasa persono kun maljuna vizaĝo kaj la ordinara burokrateca esprimo. Li rigardmezuras mian neelegante vestitan figuron, evidente rekonas laborulon kaj, verŝajne supozante, ke mi venas por plendi, alprenas severan, minacan mienon.

Iom miretante mi serĉas lokon por la maloportuna ĉapelo, iel ne tuj trovas kaj fine kun ĝeno metas ĝin sur la proksiman liberan randangulon de l’ tablo. La minaca mieno eksplodas:

— Vi eble vian ĉapelon metos sur mian kapon, ne sur la tablon! Kiel oni povas permesi al si ion simile senhontan!

¹) 1 dol. = 8 zl. 90 gr.

— pàgina 4 —

274 — SENNACIULO

Kaj li komencis indignan elverŝadon de sensencaj kolero, riproĉoj kaj instruoj. Tio daŭris, ĝis li estis laca. Al mi sufiĉis. Se mi estus veninta por plendi, mi certe ne havus plu kuraĝon por peti «protekton»…

Sed mi ne perdas la memregadon, ĉar mi devas prizorgi la «libron de salajroj». Mi aŭskultas ĉion ĝis fino kaj senresponde prezentas al li la libron. Li iom ŝanĝas la konduton. Jam li parolas pli ĝentile. Tamen li ne plenumas mian postulon. Mi devas venigi la fabrikanton mem. Mi foriras kaj post mallonga tempo revenas kun lia sinjora moŝto. Li eniras la kontoron de l’ inspektoro. Tiu lasta estimplene bonvenigas lin. Komenciĝas la interparolo de l’ inspektoro kun la fabrikanto, kaj ili tuj intimiĝas.

Sinjoro la fabrikanto rakontas siajn ĉagrenojn; la fabriko troviĝas en apuda urbeto; pro tio li havas grandajn malagrablaĵojn:

— Antaŭe ĉe ni estis speciala inspektoro. Tre agrabla, simpatia homo. Ĉion mi prizorgis nur per li. Ofte la laboristoj murmuras, ili volas pli grandan salajron aŭ ion similan. Do mi ĉiam sendis ilin al la inspektoro. Li bone klarigis al ili, ke la pago estas ĝusta, kaj mi havis pacon kun ili. Nun la inspektoro estas elektita urbestro. Do la laboristoj ne plu fidas lin, kaj alia lin dume ne anstataŭas. Estas nun treege maloportune.

La inspektoro kapjesas kaj aldonas:

— Nu kompreneble, jes, jes…

La libro estas prizorgita. Ni foriras. Kio estas la laborinspektejo? Ŝtata institucio, kiu havas la devon gardi kaj protekti la laboristojn kontraŭ ĉiu ajn maljustaĵo. Ĝi devas forigi ĉiujn konfliktojn, ekestantajn inter laboristoj kaj entreprenistoj. Tio estas ĝia oficiala devo. Tamen la vero de l’ burĝa sociordo fiksis al ĝi tute alian taskon: ŝajnigante protektanton, esti la sufokanto de l’ laborista batalado. Lodzano.

La kooperado kaj la batalo kontraŭ suferiloj

Antaŭ kelkaj semajnoj la estraro de la Interhelpa Societo «Union des Coopérateurs» (Unio de la kooperistoj) kaj la Eduka komitato de la federacio de kooperaj societoj de la Pariza regiono aranĝis en la unua kino prezentadon de interesa propagandfilmo kontraŭ sifiliso: «Iam estis tri amikoj…», verkita de d-ro Devraigne (Devrenj).

Unu el la kunlaborantoj de la aŭtoro prezentis la filmon per parolado priskribanta tiun teruran insidan malsanon, kiu mortigas jare en Francio 140 000 homojn. Li forte pruvis la urĝan neceson kontraŭbatali ĉiujn sociajn suferilojn.

La dirita filmo estas ja bonega propagandilo. D-ro Devraigne lerte pritraktis tiun malfacilan temon per scenoj ofte emociaj, neniam trivialaj (kontraŭe al kelkaj jam ekzistantaj samcelaj filmoj). Li elektis siajn rolulojn en diversaj medioj, oficiston, farmiston, meĥanikiston, por montri, ke la malsano povas trafi ĉiujn. La du unuaj estis infektitaj: unu sin flegis severe kaj resaniĝis, la alia ŝajnanta bonfarta malzorgis sin, la tria estas herede malsana. La filmo montras la konsekvencojn de la malsano en naskado, kaj kiel oni povas ĝin haltigi kaj venki.

La aŭtoro, kiu troviĝis inter la ĉeestantaro, tre aplaŭdate alparolis la publikon kaj dankis la kooperadon pro ĝia iniciativo. Estis la unua publika prezentado de la filmo en Parizo (ĝi nur estis prezentita private en Sorbon’ antaŭ kleruloj). La spektaklo finiĝis per filmo pri la bela fondaĵo de l’ Kooperista Unio: la «Kooperativa Infanaro». Ĝi posedas sur insulo Oléron du domojn: unu por akcepti kaj flegi anemiajn, tuberkulozemajn infanojn, la alia (Feliĉa Domo») por gastigi geknabojn dum la libertempoj. Plezure estis vidi la vivon de la infanoj tie: la ludojn, la promenojn kaj ripozon en la pinarbaroj, la banadon en la oceano, infanan feston ktp. Povas profiti la «Kooperativan Infanaron» ne nur la parizanoj, sed la infanoj de kooperativanoj el tuta Francio. La gastigado estas relative nekara, kaj eĉ la fondo havas specialan kason, kiu ebligas akcepti senpage en la flegejo, ĉiujare, kelkajn malriĉajn infanojn.

La estraro de la kooperativo intencas prezenti la filmon «Iam estis tri amikoj» en la ĉirkaŭparizaj sekcioj. Aliparte la laborista kooperativo «La Bellevilloise» ankaŭ ĝin prezentis. (24)

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

PROVSTUDO (Daŭrigo dudekkvina)

Kiam oni konas la materian, klasan bazon sur kiu stariĝis la nacioj; kiam oni komprenis, ke la klaso kiu profitas el la patrio bezonas por certigi siajn privilegiojn krei artifike patriotan ideologion, oni ne povas esperi, ke ĉesos la militoj pro la propagando de bonintencaj pacifistoj, kiuj cetere plejparte konservas ian kulton por sia patrio. Novaj militoj nepre okazos. Sed kredeble ne plu estos militoj inter la nuntempaj patrioj; estos militoj inter kontinentoj: Eŭropo kontraŭ Ameriko; aŭ interrasaj militoj: blankuloj kontraŭ flavuloj. Tiel la kadro de la nacioj krevos; la eŭropaj nacioj devos unuiĝi; kreiĝos eŭropa patriotismo, kies unuaj signoj cetere montriĝetas jam nun. La Ligo de Nacioj estas unu el tiuj signoj; alia la tuteŭropisma movado. Kelkaj klarvidaj burĝaj patriotoj jam antaŭvidas ĉi tiujn estontajn gigantajn militojn:

«Krizoj montriĝas ĉi tie kaj tie. Apud ni kiel transmare okazas senbrue aliiĝoj, kiuj preparas, se ne por nia generacio, almenaŭ por la venontaj, furiozajn atakojn. Pro tio mi havas la konvinkon, ke la stariĝo de ‘eŭropa naciismo’ sin trudos, en kiu la apartaj naciismoj trovos interkonsentojn⁵⁰).»

La historia procezo ja ne haltas; malgraŭ la blindaj patriotoj kaj eĉ per ilia helpo la homaro marŝas en sango kaj suferoj al neevitebla unueco.

Ni ne provis pentri la abomenindaĵojn de l’ milito. Tio estas jam delonge sufiĉe farita en ĉiuj lingvoj de multege da talentaj verkistoj. Temis nur montri, ke la milito estas neevitebla; ke oni ne povas esperi eviti tian katastrofon, tiom longe, kiam la mondo ne estos unuece kaj racie ordigata; tiom longe kiam la spirito de la homoj estos regata de religia, mistika kredo.

Ĉar la racio ne regas, oni sekve povas iel konsenti kun la aŭtoroj, kiuj opinias, ke la milito estas la leĝo de la homa progreso. Ne ĉiuj militoj havis en la historio tian karakteron; sed oni ja devas konstati, ke dank’ al militoj la homaro transiris el la klana stadio al la hodiaŭa, kaj tio efektive reprezentas grandan progreson.

Se estas pruvite, ke la milito estas neevitebla; se oni opinias ke kelkaj militoj estis progresigaj, dum aliaj estis regresaj⁵¹), tiam stariĝas jena demando: Kia estos la devo de tiu, kiu konsentas pri tiuj du punktoj? Kiel devas la Proletaro rilati al tiu problemo?

Tion ni ekzamenos en venonta ĉapitro.

STUDO

La Patrio kaj la Proletaro

Dum la daŭro de ĉi tiu studado ni vidis, kiel naskiĝis la patrioj, kiel ili evoluis, kiel ili tendencas al senĉesa plilarĝiĝo. Ni akiris la konvinkon, ke la nuntempaj nacioj estas kvazaŭ komercaj firmoj kaj reprezentas nur la interesojn de la burĝa reganta klaso.

Kio karakterizas la rilatojn inter komercaj firmoj estas la konkurenco. Ili havas egoisman bazon. La milito estas nur unu el la diversaj formoj de ekonomia konkurenco inter la nacioj. Ĉiu firmo por venki siajn konkurantojn ĉiel provas malaltigi la prezojn de siaj varoj. Tiucele ĝi pagas kiel eble plej

⁵⁰) Wladimir d’Ormesson. La Tempo (Paris, 4. julio 1925).

⁵¹) Ekz. al tiu kategorio, laŭ ni, apartenas la militoj de la antikvaj Barbaroj por detrui la Roman Imperion.

— pàgina 5 —

RESPONDO AL PROTESTO

La „Kenajim“ estas grupo el sekretaj gardistoj, zelotoj kiel la Ku-Kluks-Klano, kiuj same kiel jezuitoj, en Palestino mortigis aŭ vundis ĉiun izraelanon, kiu forgesis plenumi la leĝojn kaj portis kun si tranĉilon por fortranĉi la prepuciojn de la Idumanoj kaj aliaj laboristoj el „Izrael ha gojim“, por ke ili estu konvertitaj, kaj por tio necesas sango. La lasta atako eble okazis al Spinoza, la fama etikisto. Nek li nek mi estas kontraŭsemidoj, sed simple homaranoj. Nur mi estas moderna kaj deziras la forigon de kristanismo, judismo, mahometismo kaj bramanismo. Krom tio mi tute sennaciiĝis, kaj anstataŭ diri „mi estas el balkanslava deveno“, mi preferas aserti, esti el simia deveno laŭ Darvin, prefere pro tio, ke mi estas nuntempe pli haroriĉa sur mia korpo ol sur la kapo.

En Eŭropo tute ne ekzistas veraj judoj, ĉar tiuj vivas en Azio, plej grandnombre en la araba provinco Jemeno, kaj ili ankoraŭ parolas la hebrean lingvon; multaj mahometaniĝis en Palestino kaj en Afganistano, ĉar la patrino de Mahometo estis judino, kaj li akceptis la cirkumcidon, la sabaton, la fastadon kaj la manĝajan leĝon. La fenicianoj, haldeoj kaj sirianoj konvertiĝis grandamase al izraela religio kaj per helpo de maŭroj eniris Hispanion. Ili nomas sin „sofardoj“ nun kaj loĝas en Afriko kaj Balkanlandoj; parto el ili akceptis katolikismon kaj ili estas nomataj „maranjos“.

Sub la influo de filosemidoj en Aleksandrio la grekoj en Azio kaj Eŭropo multnombre konvertiĝis kaj alportis la religion al Romo, el kie ĝi disvastiĝis inter germanaj triboj, slavaj gentoj kaj hungaroj, ili nomiĝas „aŝkonazoj“. En Rusio regis iam la hazaroj, kiuj akceptis la religion de Izarelo kaj nomiĝas karaimoj.

Do, en Eŭropo vivas la aŝkenazoj, la sofardoj kaj la karaimoj. La malbenitaj jezuitoj ne nur forpelis la sofardojn el Hispanujo, sed ankaŭ mortpunadis la izraelidojn en kelkaj germanaj landoj, precipe en la Jura-montaro, en Rejnlando kaj Bavarujo. Tial ili forkuris en la slavajn landojn kaj trovis pacon sub la polaj reĝoj en Polujo kaj Ukrainio, Blankrusio kaj Litovujo. Ili portis kun si la germanan lingvon miksatan kun hebreaj vortoj por religiaj celoj, poste allernis kelkajn slavajn vortojn por kamparaj aferoj, kaj tiun lingvon ili nomis „jidiŝ“ aŭ judgermana jargono. Ili eĉ hodiaŭ diras por „traduki“ — „fardajĉn“, t. e. germanlingvigi. En la deksepa jarcento du protestantaj kongregacioj, la Adamidoj kaj Abrahamidoj estis multnombre mortbruligataj en Vieno, Graz kaj Praha, pro kio la plejmulto forkuris, trovinte asimiliĝon kun la polaj izraelidoj. Tiu ĉi izraelidaro, nomata „Orienta“, dividiĝis en du grupoj: la fanatikaj hasidoj kaj la reformemaj izraelidoj.

Ili suferadis multe post la disfalo de Polujo, precipe sub la rusaj caroj. Kvankam en Eŭropo preskaŭ ĉie post la franca revolucio la izraelidoj emancipiĝis kun rajtoj esti francoj, germanoj, hungaroj, kroatoj, italoj ktp., en Rusio neniu povis sin nomi ruso, se li ne apartenus al la grekorienta eklezio. Al ili ne estis permesate viziti la ŝtatajn lernejojn, kaj ili spertis nur malagrablaĵojn. La poloj ankaŭ kiel romkatolikoj ne havis la povon asimili la izraelidojn, krom eble kelkajn, kaj ĉiuj spertis la jugon de la caroj same tiel forte. Sed antaŭ eble tridek jaroj la malbeninda kontraŭsemida baltgermana grafaĉo Kaulbars kiel fidato de la caro aranĝis „pogromojn“, en kiuj la izraelidoj suferegis, kaj multaj devis forkuri Amerikon, kaj estas unu miliono el ili en la urbo Nov-Jorko.

Pro tio pogrom-despotismo la izraelidoj sub Rusio kunvenis politike por sin defendi, uzis la jargonon por politikaj aferoj, nomis ĝin la judan lingvon kaj sin mem: judoj! Ili komencis interesi sin por helpo en la lando kaj faris komunan aferon kun tiuj, kiuj ne aperis esti kontraŭsemidoj, t. e. la socialistoj, revoluciuloj ktp. Tiamaniere ili organizis sin kiel tute nova nacio sur la ruslanda grundo, tradukis librojn kaj fine gazetojn. Sed bedaŭrinde inter ili venis la cionistoj kaj alportis tute novajn planojn en iliajn vicojn, la palestinan utopion, jam delonge atendatan de piaj protestantaj kristanoj. Kaj poste la „poale cionistoj“, kiuj forrabis la judajn laboristojn de la tutmondaj socialistoj, ĉar tiuj estas ekstremaj naciistoj.

Fine la mondmilito finiĝis. En Sovetlando ĉiu libereco por ili, esti nun ankaŭ sovetianoj kaj tute liberiĝi, labori sur kampoj, eniri ĉiun lernejon, partopreni en la registaro ktp., dum en Polujo estiĝis klerikala registaro tenante ilin en la „getoj“ kiel en Usono la indianojn en la rezervejoj; nenia libereco. La klerikalan registaron la pola diktatoro Pilsudski renversis perforte, kaj jam ili spiras pli libere, sed ŝajnas esti longa vojo, ĝis tia amaso da judoj povus poliĝi, t. e. paroli la polan lingvon, eniri ĉiujn lernejojn, ricevi poziciojn ĉe komunumaj kaj ŝtataj aferoj. Se la usonaj izraelanoj kaj riĉaj hebreoj oferus helpon al la pola registaro, eble ili povus pli rapide atingi ion bonan por la malfeliĉaj polaj judoj ol per ĉiama forsendado de mono al Palestino, kie oni neniam havos sufiĉe da mono por konstrui domojn, sinagogojn, universitaton, lernejojn, vojojn, tramojn ktp.

Palestino iam estis la ruiniĝo de l’ judoj kaj ŝajnas, ke ĝi ree estos, ĉar nuntempe la angloj tenas la povon tie. Sed kiam tio ŝanĝiĝos, eble la araboj ploros pro la venditaj grundoj kaj nacie vekiĝos kiel la cionistoj mem. Kaj la fino de tiu protesta utopio por malbono de la izraelidoj estos farata.

Palestinon ili nomas „Erec Jisreel“ aŭ lando de Izraelo, do la nomo „judo“ malaperos, kaj la lingvo tie estas la hebrea, ne la juda. El tio povas ĉiu ekkompreni, ke la vorto „juda“ ne taŭgas kaj nur la vortoj „izraelido“ aŭ eble „hebreo“ estas la vera vorto por la izraelanoj eŭrop-devenaj. Fakto estas, ke al izraelido la vorto „Jud“ (germana) estas insulto, same la vorto „juif“ (ĵvif) al francparolanto, la vorto „jid“ al slavparolanto kaj „jidoŭ“ al hungaro. En Sovetio nuntempe ili volas distingi la judgermanan jargonon kiel „novhebrean“ lingvon, nur por eviti la vorton „juda“, ĉar tiu ĉi vorto apartenas precize al en Azio vivintaj izraelidoj. En Sovetio kaj Serbujo oni nomas ilin hebreoj, neniam judoj. Do en

malaltan salajron al siaj dungitoj aŭ pliperfektigas la teknikon en la fabrikoj. Tiu perfekteco cetere rezultas grandparte de la postulemo de la laboristoj. Kie la homa laborforto estas abunda kaj malkara, tie la mastroj ne estas instigataj starigi novajn, pli perfektajn maŝinojn. Kie la laboristoj ne estas organizitaj, ne estas klaskonsciaj kaj postulemaj, tie iliaj labor- kaj vivkondiĉoj estas malbonaj, eĉ se „ilia“ nacio estas politike tute sendependa. Nacia sendependeco profitas nur al la burĝa klaso.

Pro manko de klereco, de komforto; pro troa laborado en senhigienaj kondiĉoj; pro senlaboreco kaj mizero, la proletoj ne povas eĉ ĝui la tiom ŝatatan kaj laŭdatan nacian kulturon. Ili posedas neniun bienon; ili ne ĝuas alte salajratan oficon en la ŝtataparato; ili estas ekspluatataj kaj trompataj de la reganta klaso. Ili sekve havas nenian intereson defendi la patrian firmon.

Se la proletoj ne estus mistifikataj per la lernejo, la preĝejo, la presejo, ili starigus al si jene la demandon, kiam temas partopreni militon por defendi la nacion:

„Ĉu la fremdaj regantoj ne bezonos niajn servojn por mastrumi la landon? Ĉu nia laborforto ne estos bezonata por funkciigi la fabrikojn kaj sekve, ĉu ni ne ricevos vivrimedojn kiel nun? Unuvorte ĉu domaĝos al ni, se nia nuna mastraro perdos la regadon?“

Tiele starigante la problemon, la proletoj certe konkludas, ke estas tute indiferente al ili, ĉu fremdaj aŭ samnaciaj mastroj ekspluatas ilin; ili konvinkiĝus, kiom stulte, trompe estas oferi sian vivon por defendi la interesojn de siaj hodiaŭaj ekspluatantoj. Ili plie starigus jenajn aliajn demandojn:

„Ĉu do niaj samklasanoj el la aliaj ‘malamikaj’ patrioj ne estas ankaŭ same kiel ni ekspluatataj? Sekve, ĉu ili ne havas la saman intereson organiziĝi kaj batali kune kun ni por akiri pli kaj pli decajn labor- kaj vivkondiĉojn? La vivo ĉiutage instruas al ni, ke iuj ajn mastroj cedas al niaj depostuloj nur se ni kapablas trudi ilin per striko kaj organizita agado. Al la novaj mastroj ni scios montri nian batalemon, nian kuraĝon. Sur la klasbatala kampo ni pretas eĉ esti heroaj, sed ni rifuzas partopreni militon por defendi interesojn al ni fremdajn. Se ni devas oferi nian vivon, nu, tio okazu en batalo por nia emancipo. For la trompon! La armiloj, kiujn la mastroj metos en niajn manojn, ni uzos por la klasbatalo…“

Tiele parolus la proletoj, se ili kapablus rezoni racie, se ilian cerbon ne infektus la patriotisma mikrobo. Bedaŭrinde tiel ne estas.

Ĉe la komenco de aŭgusto 1914, oni ja konstatis, ke la grandega plimulto da diverslandaj proletoj entuziasme ekpartoprenis la militon kaj dum jaroj elportis plej terurajn suferojn por defendi la interesojn de siaj ekspluatantoj. Krom malmulte da esceptoj, la laboristaj partioj kaj sindikat-organizoj subtenis siajn registarojn. Gvidantoj fariĝis propagandistoj de la nacia vidpunkto. Aliaj, pli bravaj, fariĝis eĉ volontuloj en la armeo. Internaciistoj forgesis la „Internacion“ kaj ekkantis naciajn himnojn. Tuta Eŭropo kvazaŭ ebriiĝis pro patriotisma febro. Racie pensantaj homoj (kiom malmultaj!) apenaŭ povis kredi je tio, kion ili vidis, kion ili aŭdis. Kelkfoje ili eĉ ekdubis pri sia propra racio: „Ĉu ni mem ne estas la frenezaj kaj la milionoj da patriotoj kaj mortigistoj la saĝaj?“ Ekzistas homoj, kiuj ankoraŭ nun apenaŭ povas kredi, ke la lasta mondbuĉado, kiun ili travivis, estis realaĵo kaj ne inkubsonĝo…

E. Lanti.

(Pluo sekvos.)

— pàgina 6 —

Polujo oni nomas la pole parolantajn „izraelidoj“ aŭ „mozeidoj“, kaj la jargonistojn „jidov“ kaj ilian lingvon „jidovski“. La saman ideon havas la ĉeĥoslovakoj kaj la jugoslavoj. La plej grava afero por ili estas en Sovetio, kie ili fondas koloniojn por lerni la rusan, ukrainan, blankrusan lingvojn kaj sin tiel liberigi de ĉiu antaŭa religio aŭ naciemo kaj tradicio. Nur tiam, kiam ili perdas siajn tradiciojn, ili povas esti valoraj batalantoj por la tuthomara libereco, ĉar tiam ili ne plu dividos la homojn en du familiojn, la izraelanojn kaj la „gojim“. Tiuj miaj vortoj ne estas kontraŭsemidaj, mi neniam malamis la izraelidojn persone kaj havas multajn amikojn inter ili kaj ankaŭ inter la araboj, kiuj ja ankaŭ estas semidoj.

Rilate al aĉetado, vendado kaj uzurado legu „La komercisto de Venecio“ (Ŝekspir) aŭ „La kamparanoj“ de Ladislas Rejmont, pola aŭtoro kiu ricevis la Nobelpremion. Venu en la „geton“ de Nov-Jorko kaj demandu la pesilestron, kiom da judoj li punas pro falsaj mezuriloj. Aĉetu tie vestaĵon, kaj se li postulas $ 50, vi ricevos ĝin por $ 30. Demandu nur la aĉetintojn, kiel ili aĉetis pecon da grundo en Palestino kaj sub kiaj kondiĉoj tie estas vendata, kaj vi povas vidi, ke ĉiam la laboristo devas esti singardema! Ne nur la kristana, ankaŭ la juda.

Tiel longe, kiel la judo retenas tiun nomon per kiu li volas montri sian naciemon, nek mi nek multaj aliaj liberuloj povos fidi lin. SAT estas unu el la plej bonaj institucioj por unuigi ilin kun la aliaj sennaciemuloj.

Jen mia analizo.

Dionizio A. Klaĝin.

★

La vivo en germana popol-altlernejo

Ni, 25 junaj laboristoj el plej diversaj fakoj kaj distriktoj de Germanio kaj eĉ el eksterlando, vizitas popol-altlernejon, por klariĝi pri la gravaj kaj seriozaj demandoj de la vivo, antaŭ kiuj estas starigata la junulo. La popol-altlernejoj en Germanio estis formataj en ĉiuj urboj tuj post la milito, por ebligi preskaŭ senpagan kleriĝon al proleta loĝantaro. Precipe multaj junuloj profitis tiun okazon por akiri sciojn. Nia lernejo aranĝis kvarmonatan kurson en malnova kavalira kastelo Sachsenburg (Saksenburg), kie en la antaŭaj jaroj troviĝis malliberejo. Kompreneble, la vivo en tia konstruo estas tre interesa. Matene, je la sepa, vokas la unua sonorila signo por ellitiĝo. Post freŝiganta lavado kaj iom da gimnastiko ni kune matenmanĝas. Je la oka komenciĝas nia laborkomuno. Ni pritraktas ĉe unu instruisto politikajn, ekonomiajn kaj pedagogiajn demandojn el nuntempa vivo kaj ĉe la alia, kiu estas filozofo, ni pritraktas temojn filozofiajn, religiajn kaj psikologiajn. Tre koleriga, tamen amuza ofte estas la diskuto. Krom multaj aliaj, ekzemple la demando, ĉu libera amo aŭ leĝa edzeco, estas unu el tiaj interesaj temoj, kaj oni povas aŭdi la plej kuriozajn opiniojn pri la problemo. La antaŭtagmeza kunsido nur estas interrompata je la deka. Tiam estas disdonataj la poŝtaĵoj. Duonon post la dekdua ni tagmanĝas, kaj tiam sekvas libera horo. Je la dua komenciĝas la duhora praktika laborado en la domo, en la ĝardeno kaj sur la kampo. Sekvas je la kvara la posttagmeza manĝo, post kiu komenciĝas la libertempo por la lernantoj. Granda biblioteko ebligas utile uzi la tempon, kaj ĉiu sekvas siajn proprajn interesojn. Okazas je la sepa vespermanĝo kune kun la instruistoj, iliaj familioj kaj kun la tuta personaro de la kastelo. Post tio denove estas libera tempo. La enlitiĝo estas ĉies propra afero. Ofte okazas, ke malgranda rondo el lernantoj kun la instruisto en la mezo fervore diskutas politikajn temojn ĝis post noktomezo. Tiel pasas tago post tago. Rapide forkuras la semajnoj, kaj jam kliniĝas la kurso al sia fino. Finante mi nur ankoraŭ volas diri, ke mi dezirus, ke ĉiu juna laboristo havu la okazon partopreni tian kurson.

Garten (10512).

★

„Trans la Marksismo“

de Henriko de Man

Jen nova verko de belga socialisto celanta revizii, renovigi, pli precize, nuligi la marksismon. (?!) Sed, ho ve, samtempe ĝi mortfrapas, nin, la nerezoneblajn (kial ne, pli klare, frenezajn?) defendantojn de lingvo internacia!

Ni akceptu pacience la venenan sagon!

„Certe, ekzistas multaj helplingvoj, sed ĉiu homo rezonkapabla taksos ilin nur kiel sublingvojn, kiel ŝlosilojn por traduki la nacilingvajn pensojn pli malpli facile, pli malpli kompreneble. Ili tute ne estas kulturaj lingvoj, ĉar ĉi tiuj bezonas milionojn da kulturaj interligoj kaj jarcentojn da komuna celado; tiaj artefaritaj periloj apenaŭ povos solvi malfacilaĵojn ĉe la hoteloj aŭ ĉe banala korespondado. Nur du solvoj ekzistas rilate al tiu problemo: aŭ iu nuna nacilingvo formetos la aliajn kaj iĝos universala, aŭ la vortoj kosmopolitaj eniĝantaj ĉiutage en ĉiuj idiomoj, formos novan idiomon. Ĉiel, kelkajn jarcentojn por atingi bezonatan perfektecon…“

Se ĉiu homo skribus nur pri tio, kion li scias, kiom da inko ni ŝparus!

De Man devus scii, ke ekzistas multaj artefaritaj lingvoj… sur la papero, sed kiel lingvo vivanta nur… esperanto.

De Man devus kontroli, ke la lingvo esperanto ne estas nura ŝlosilo, ĉar ni povas efektive traduki ne nur bagatelaĵojn (vidu supre), sed ankaŭ plej seriozajn ideojn.

Li devus vidi krome, ke nia lingvo estas precize la dua de li menciita solvo por la problemo de lingvo internacia, solvo nur rapidigita, modifita per la homa volo kaj la homa intelekto. Sed eble li opinias, ke la homo povas influi la arton, la moron, la ekonomion, ja ĉion krom… la lingvo, moderna „tabuo“¹) de la fisciencistoj.

F. Azorin.

La marŝo de la danaj senhejmuloj

La eksterlandaj gazetoj priparolis la „marŝon de la danaj senhejmuloj“ per malmulte flataj vortoj. Oni rakontis pri perfortaĵoj k. s. Tio kompreneble estas mensogo. La sola „perfortaĵo“ estis, ke oni forigis la „teknikan gvidanton“ (kiu sekrete estis sendita de la registaro!). Kiel oni scias, la manifestacio disiĝis tute pace en la urbo Vejle. Poste multaj senhejmuloj daŭrigis la vojaĝon, kaj la 20. marto okazis granda manifestacio de senhejmuloj, studentoj kaj kelkaj senlaboruloj en Kopenhago. Tie oni vizitis la registaron, kiu rifuzis doni manĝaĵon kaj dormejojn al la senhejmuloj, sed nur povis proponi malriĉulejon. Nun la senhejmuloj fondis landorganizon kaj eldonas sian propran gazeton.

(11 082)

DIVERSAĴOJ

Sofia Laborista Esperanto-Grupo petas ĉiujn klaskonsciajn laboristojn en la mondo pri helpo, ĉar grandega tertremo detruis preskaŭ ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn en Suda Bulgario. Krom multaj mortigitoj kaj vunditoj nun pli ol 200 000 homoj estas sen loĝejo kaj nutraĵo. La malsufiĉa registara helpo kaj tiu de burĝaj institucioj estas moko al la suferantaro. La proletara solidareco helpu efike! Sendu la monon al la alvokanta grupo, kiu transdonos ĉiujn ricevitajn monrimedojn al la Centra Lab. Helpa Komitato. Sendu prefere en franca, germana, angla, usona, svisa aŭ aŭstra valuto, kaj senescepte nur per registritaj leteroj al jena adreso: Bulgario, Sofio, str. „Pozitano“ n-o 7, Rabotn. Partija (por SLEG). La sovetianoj sendu ĉion pere de Esperanto-Servo de SAT, Leipzig C 1, Gerberstr. 24, Germ.

* * *

La sovetia ilustrita ĵurnalo „Ekrano“ estas ofte sendata al eksterlanduloj, kiuj montras grandan intereson pri ĝi, sed ne povas legi la ruslingvajn bildtitolojn. Certe la redakcio de „Ekrano“ sekvos la ekzemplon de „AIZ“, se ĝin instigos K-doj diversregionaj. Pro tio direktu tiurilatajn petojn al: Redakcio de „Ekrano“, Tverskaja 3, Moskvo.

(2419)

¹) „Ne tuŝu!“

Kompreneble tio ĝojigas la Redakcion, kiam ĝi ekscias, ke „S-ulo“ plaĉas al la legantoj; sed nia ĝojo estas multe pli granda, kiam la Administracio sciigas, ke alvenis kelkaj novaj abonoj…

Varbadu senĉese, senlace! Ĉe la apero de ĝia 200-a n-o VIA gazeto havu 4000 abonantojn!…

— pàgina 7 —

TRA ESPERANTIO

EL LA REDAKTEJO

Estas utile revoki en la memoron de la K-doj, ke ĉiuj manuskriptoj, kiuj estas destinitaj por aperigo en difinita n-o de „S-ulo“, estu en la manoj de la Redakcio almenaŭ 15 tagojn antaŭ la aperdato de la koncerna n-o. Ĉar la procedo estas jena: ĉiun vendredon vespere ni ekspedas de Parizo la tutan manuskriptaron pretigitan por unu n-o al Leipzig por la presigo. Sekve, se ni ricevas manuskriptojn ĵaŭde aŭ vendrede, ni kompreneble ne povas garantii, ke ni pretigos ilin ankoraŭ kun la forsendata materialo en tiu vendredo. Se ili ne estas tre urĝaj, ili do nur havas ŝancon, esti ekspedataj unu semajnon pli malfrue. Dume la materialo, kiu nin atingas en la unuaj tagoj de la semajno, tre bone povas esti prilaborata ĝis la vendredo, la ekspeda tago. Alveninte dimanĉon aŭ lundon matene en Leipzig, la materialo estas transdonata al la kompostistoj, kiuj kompostas ĝin ĝis fino de la semajno, inkluzive la korektoj post legado de la presprovaĵoj. La sekvantan lundon ĝi estas finpresata kaj mardon komenciĝas la ekspedado de la gazetoj, kiuj portas la aperdaton de ĵaŭdo samsemajna. Ni diru, K-do el Moskvo sendas al ni manuskripton la 13-an de majo. Ĝi atingas nin post sestaga vojaĝo, do la 19-an. Proksiman vendredon, t. e. la 25-an, mi povos liveri ĝin al la presejo. Ĝi do troviĝos en la n-o kun dato de 7-a de junio. Tiu n-o trafos en la manojn de la K-doj el Parizo, Moskvo, Tokio ktp. 2, 3, 6, 10, 15 aŭ 30 tagojn post tiu dato laŭ la distanco inter tiuj lokoj kaj la ekspeda loko Leipzig. Sekve pasis de la forsendo de l’ aŭtoro ĝis la ricevo de l’ leganto 8 semajnoj (13. 5. ĝis 7. 7.). Kaj se la verkinto loĝas en Tokio, tiu intertempo grandiĝas ankoraŭ je 4 semajnoj. Tiel klariĝas niaj limfiksoj en liverado de materialo por certa n-o kaj la kelkfoje ŝajne malfrua apero de artikoloj.

Al verkemaj novaj esp-istoj ni denove direktas la admonon: Unue finlernu la lingvon, perfektiĝu gramatike kaj stile, kaj nur poste komencu verki. Aliel ni ĉiam kaj ĉiam renkontos leterojn kiel tiun de K-do el B., el kiu ni kelkajn liniojn reproduktas senŝanĝe kun ĉiuj malkorektaĵoj, por pruvi al la K-doj, kian danĝeron signifas tia skribado por la komprenebleco de nia lingvo! Jen eltiraĵo el la teksto:

„…ne batali kun frato, nune, neniam ne malŝpari vorto kontraŭ religio ne teni vi penso en malliberejo pli fortigu via povo agi tenu en vian koron la faijo de amo de homaro, homaro (mi ne intencas en senco parizitaj frostigas vizagoj koroj ktp.), en unu vorto antaŭ ekonomian ordo nun ekzistis homaro unigu super partio laŭ via klasson en nomo de la ankoraŭ sen naskigas de la estonto…“

Tiu ekzemplo estu averto al ĉiuj K-doj, kiuj ankoraŭ lernas kaj ne sukcesas sin esprimi klare kaj almenaŭ kompreneble! Ili gardu sin antaŭ troa memfido kaj prokrastu la verkadon ĝis pliperfektiĝo!

Red.

[BILDO p.7 | 62,13,89,19] Kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro, inkujo kaj granda plumo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Nik. Hohlov: La Tajdo. Liriko. Poemaro. Kun portreto de la aŭtoro. 64 pĝ. broŝ. Prezo 1.20 g. mk. (1.50 sv. fk.) Eld. „Heroldo de Esperanto“, Horrem b. Köln, Germ. — La aŭtoro, kiu ĝis nun nur elpaŝis per kelkaj versaĵoj en neŭtralaj gazetoj, elverŝas per tiu ĉi volumeto tutan faskon da originalaj poemoj, sume 38. El ili kelkaj sendube estas akcepteblaj, se oni konsideras ilin kiel lirikajn elfluojn senpretendajn. Ili estas pluso por la originala esp-a literaturo, sed ne pluso, laŭ mia opinio, je novaj, kreaj ideoj. Ili restas en la reloj de pasintaj epokoj, kaj oni sentas la perforton tie, kie la aŭtoro serĉas novajn formojn. Tro multaj estas la artifikaĵoj, kiuj malnature efikas, kvazaŭ turmente produktitaj. La „ultraviola“ versaĵo kun „la vibro de l’ritmo kreanta en la pra-metriko etera“ estas malbona ŝerco (pĝ. 58). Komprenebla fariĝas la „limigiteco“ de lia liriko, se ni legas lian propran konfeson (pĝ. 15): li sin nomas „la duonlaca rusa senhejmul’“. Sendube li ne plu komprenas la postrevolucian popolon, starante sur la alia flanko de la barikado… Tamen li suferas mem, kiel montras multaj aludoj, sub tiu „elradikigiteco“. Nur en unu versaĵo (1905, Moskvo) li prikantas la ekribelon de l’ popolo, sed sen konkludo, sen senteblaj signoj de varma aprobo. Karakteriza por tiu „fremdeco“ al la novaj ideoj de libereco estas „Mia patrujo“ (pĝ. 53). La patrioto „ofte havas minutojn de malĝojo, tremas kaj sopiras… kaj la teron kisas en humilo“… „vi (la patrolando) aperas antaŭ mi dolora…“ Ĉu do ni miru pri la ofta malpleneco en liaj versoj? Lingvon k rimojn — ne konsiderante la enhavon — oni povus nomi perfektaj, se ne trous la neologismoj. Ankaŭ la poeto devas moderigi siajn bezonojn rilate al kreo de novaj vortoj! Kiom da nebezonaĵoj! Ni notis: „sentineli, gaŭlo, atolo, lucerno, finala, obsedi, svelta, sledo, bravura (!)“, por citi la plej karakterizajn. Kial tiuj vortoj? Krome erare estas uzitaj (pĝ. 31) „smaragdo“ anst. „smeraldo“, „poligis“ anst. „polusigis“. Sekve, eĉ de lingva vidpunkto, mi ne povas rekomendi tiun forte parfumitan lirikaĵon al la K-doj.

N. B.

Aleksej N. Tolstoj: La morto de Danton. Tragedio. El rusa lingvo trad. Nik. Hohlov. 75 pĝ. broŝ. Prezo 1.60 g. mk. (sv. fk. 2.—). Eld. Heroldo de Esperanto, Horrem b. Köln, Germ. — Mi legis tiun dramon en 12 bildoj kun granda intereso, ĉar ĝia enhavo tuŝas la problemojn de l’ aktualeco. Estu dirate, ke la dramo ne ĉiam respegulas la veran historian okazon. Sed tion ja ne celas la dramaŭtoro. Plej bonsukcesa ŝajnas al mi la 11-a bildo (Danton kun siaj amikoj en la malliberejo dum la nokto antaŭ sia ekzekuto). La traduko estas flua k glata; ni riproĉas tamen la neologismojn „gapi, graŭli, fuĝi (?), memuaroj, ŝminki“. Kial malsimpligi la legadon? Krome, la Karmanjolo (pĝ. 17) estas fuŝtradukita.

N. B.

Petr Dânov: La alta idealo. 1-a kajero de Biblioteko „Nova Kulturo“, eld. At. Nikolav, str. „Car IV. Ŝiŝman“ n-o 19, Burgas, Bulgario. Jarabono 3 sv. fk., unu n-o 0.40 sv. fk. Specimeno senpaga. Tiu broŝuro (k

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

AŬSTRIO. Vieno. La aŭstria SAT-rondo kunvenas ĉiulunde vespere de la 7-a ĝis 10-a horo en Vieno XII, Neuwaldgasse 27, ŝtuparo 17. — BRITIO. Londono. Dum la unu-majaj manifestacioj aŭdiĝis esp-o en Londono k Glasgovo. Speciala saluto aperis en „Labour Woman“ (Laboristino). Longa art. en „Labour Magazine“ (ofic. ĵurn. monata de Lab. Partio). En „Daily Herald“ (Ĉiutaga Heroldo) estas anoncita speciala perkoresponda rapidkurso, kiu kostas nur 2 ŝ 6 p. (488.) — POLIO. Varsovio. Lab. Esp. Societo „Laboro“ en Pollando ne plu lokiĝas ĉe str. Novogrodzka, ĝia adreso nun estas: str. Marszalkowska 81; ĉe J. Litauer, kien oni devas direkti ĉiujn sendaĵojn. La Societo organizas dum pentekosto en Krakovo konferencon de ĉiuj lab. grupoj esp-aj en Polio. Pro tio ĝi alvokas ĉiujn interesatojn, ke ili laŭ la supra adreso sin anoncu almenaŭ (tel. 224—74). — SOVETIO. Krivoj-Rog. Dum 1. majo la esp-a organizo elpaŝis memstare sub propra standardo, pri kio raportis la loka gazeto „Ruĝa Ministo“. M. R. — Kursk. En la urbo funkcias rondetoj ĉe Domo de Kleriglaboruloj (4 p.) k ĉe Klubo de Fervojistoj (7 p.), gvid. K-do Riŝkov, ĉe hebrea 13-a lernejo (5 p.), gvid. K-do Konjuhovskij, ĉe Aparta Roto de Ligilo (15 ruĝarmeanoj), gvid. K-do Lakomkin k ĉe Vespera Lernejo por Plenaĝuloj (25 p.), gvid. K-do Djatlov. Ĉiun unuan dimanĉon okazas kunsidoj de Urba Kom. SEU k SAT-grupo. Aliajn dimanĉojn „esper-tagoj“ aŭ „tuturbaj kunvenoj“. La esp-istoj partoprenis 1-majan manifestacion sub propra standardo k kantis esp. kantojn, disdonis flugfoliojn. (5296.)

INFORMO DE LA ESPERANTISTA AKADEMIO

Jen la rezultato de la Elektoj en la L. K.:

Nombro de la L. K.-anoj 126
Voĉdonis 92
Plimulto 47 voĉoj

Estas elektitaj:

S-roj Mučnik 89 voĉoj
„ Sabadell 88 „
„ Drezen 87 „
„ Bofill M. Granada 86 „
„ Ghez 85 „
„ de Menil 84 „
„ Zwach † 83 „
„ Uitterdijk 81 „
„ Sepúlveda Cuadra 78 „

Je nia granda bedaŭro s-ro Zwach mortis dum la balotado. Lia nomo tamen staras en nia Jarlibro 1928.

La Prezidanto: Th. Cart.

— pàgina 8 —

la sekvontaj eldonotaj) celas propagandi doktrinon de sekto, kiu sin nomas Blanka Frataro. Laŭ la antaŭparolo „tio estas okulta movado en Bulgarujo, kiu ampleksas homojn de preskaŭ ĉiuj klasoj de la popolo“ (pĝ. 8). Ĝia „majstro“ estas Petr. Dânov, kiun (kompreneble) la disĉiploj „adoras“ (pĝ. 13). Kuriozaĵo estas, ke el la 24-paĝa broŝuro nur 10 paĝoj estas de Danov mem, la cetero estas antaŭparoloj. La lingvo estas flua k korekta.

N. B.

Leipziga Foiro. Prospekto. Adreso: Leipziger Messamt, Esperanto-Fako, Leipzig, Markt 4, Germ. — Ĉu ne estas mirige k iel hontige, ke la komercistoj pli larĝe utiligas esp-on ol la t. n. internaciistoj? Tian penson venigas en nian spiriton la bele presita k ilustrita prospekto de la Leipziga Foiro. Tiu propagandilo estas senpage ricevebla.

MEMORNOTO

Represis el „Senn. Revuo“: Uj Elöre (Nova Antaŭen), Nov-Jorko, 10. 4., 11. 4. (Du francaj forkurintoj.)

Represis el „La Lernanto“: La Ora Epoko, Baden, marto (div. el. feb. n-o).

Enhavis priesper. artik. k notojn: Daily Herald, Londono, 4. 5., El Socialista, Madrid, 24. 4. (ankaŭ pri SAT-kongr.), Bulteno de ITF., aprilo, Bolŝevistskaja Smena, Rostov, 1. 5., D. Deutsche Eisenbahner, Berlin, 29. 4., 6. 5. (kurso), Semajna informilo por interligo kultura kun Sovetio, Moskvo, N. 14/15 (Resumo en esp-o).

Peresper. leterojn presis: Leninec, Rostov, 24. 3., Za Mir i Trud, Novoĉerkask, 13. 4., Leninskije Vnuĉata, Rostov, 22. 4., Bolŝevistskaja Smena, Rostov, 1. 5., Molot, Rostov, 1. 5. (let. de 19 organizoj el Vieno), Työn Ääni (Labora voĉo), Vaasa, apr.

NIA POŜTO

4544. — Viaj „Notoj“ estas tro ampleksaj por trovi nun lokon en „S-ulo“. Ni preparas legolibron kun jena titolo: SAT-ana Krestomatio, kaj en ĝi ni povos utiligi vian priskribon. E. L.

11 220. — Ni aperigos vian artikolon.

4130. — En tiu ĉi n-o jam troviĝas simila „Alvoko“ de alia grupo. Sekve ni ne presigas vian, kiu rilatas la samon. Red.

4998. — Viaj kovertoj denove revenis. Adm.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do Jos. Schweinfurter, Holeischen, n-o 213 ap. Pilsen, dez. koresp. pri historio de socialismo, socialmovadoj k pri taktikaj teorioj de socialismo nur kun seriozuloj.

Filatelistoj ĉiulandaj! (krom Sovetio). Se vi volas interŝ. PM kun nia lando, turnu vin al K-do Johano Riha, Dessendorf, n-o 157. Resp. garantiata.

FRANCIO

K-do Ed. Liegeois, 2 Rue des Casernes, Orchies (Nord), dez. interŝ. L, PK, PI, kĉl. Resp. garantiata.

K-do J. Fourreau, 103, Rue d’Anvers, Lyon, 7, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. PK, PI.

GERMANIO

K-do Kurt Eulitz, Hohe Str. 100, Dresden-A., dez. koresp. kĉl. pri lab. temoj. Resp. garantiata.

— Gelernantoj dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata. Adr.: Lab. Esp. Grupo Regensburg, Sekcio Margaretenau, Gastejo Sportplatz, Prüfeningerstr.

K-do Konrad Fickelscheer, Hoditzstr. 9, Potsdam, dez. interŝ. PI, kĉl. Resp. garantiata.

Adresŝanĝo: Gek-doj Erich Endler (6523) k Gertrud Bechert (6524) loĝas nun: Markgrafenstrato 36/1, Selb (Bavario).

K-do Gerhard Herzog, Leutersdorf, C 117 i. Sa., dez. koresp. kĉl., precipe kun migromovadanoj, fotoamatoroj k sportuloj, PK, PI, bfl.

HISPANIO

K-do M. Aguilera, str. Gallo 56, 1-a, Barcelona (Hostafranchs), dez. interŝ. PI, bfl, kĉl. Akurate respondos.

NEDERLANDO

Adresŝanĝo: Depost nun la adreso de K-do Niko Smit (10 673) estas: Anglio, Craigmillar near Edinburgh, prestonfield nursery.

Adresŝanĝo: K-do W. Wessels (12 721) loĝas nun: de Wittestr., 7, Amsterdam.

PERSIO

K-do Bogdano Hajrapetjan, „Persazneft“, Téhéran, dez. interŝ. kĉl.: kolorigitaj pk. de ornamaĵoj, keramik-, miniatur-, mozaik- k pentraĵoj de tapiŝoj, skulpt- k floraĵoj, japanaj-ĉinaj pentraĵoj k c. — preferinde de bonaj arteldonoj.

SOVETIO

K-do P. Karuzin, n-o 69, Trubnikovski 19, kv. 13, Moskvo (bibliotekisto,fotoamatoro), dez. koresp. pri unuecigaj slipoj, formoj de eldonaĵoj, libroj, papero, politiko k sennaciiga klerigado.

— Distrikta komitato de fizkulturo dez. koresp. kĉl. Adr.: Krivoj Rog, Soveto de fizkulturo.

— Distrikta virinkomitato dez. koresp. kĉl. Adr.: Krivoj Rog, Okrjenotdel.

— Liberpensula ĉelo ĉe junkomunista organizo dez. koresp. kĉl. Adr.: Krivoj Rog, I. P. Ŝ., liberpensula ĉelo.

K-do A. Jurĉenko, Sennoe, Ĥark. okr., dez. longdaŭran, seriozan koresp-adon kĉl. pri ĉ. temoj, L, PI.

K-do Mikaelo Sannikov (instruisto) selo Vojgali, Vjatk. gub. i. uezda, dez. koresp. pri ĉio. L, PK, PI, PM, bfl.

K-do Gregoro Kuvatov (instruisto), Jeleznodorojna ŝkola, Djankoj, Krimeo, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. L, PI, fotoj.

K-do Aleksej Stroganov (junkom-isto), 1-a Uspenskaja 32/25, St. Uŝakovo, Ivanovo-Voznesensk, dez. koresp. kĉl. ĵurn., gaz. Resp. garantiata.

K-do R. Sergijev, str. Gogola, 52, „Promsojuz“, Barnaul, dez. interŝ. PI, PM, kĉl.

K-dino S. Levinbaum, Sovetskaja 125, kv. 1, Minsk, dez. koresp. pri div. temoj kun eksterl. gek-doj.

— Ruĝarmenanoj-esp-istoj de N-bataliono de Ruĝa Armeo dez. koresp. kun lab. organizoj kolektive k individue, kĉl. Adr.: K-do A. Nikitin, Pereulok Karafa, Korbuta 2, Bobrujsk.

K-do A. Somov, Domo de Sovetoj, Okrplano, Pskov, serĉas koresp-antojn por siaj lernantoj, precipe kun komencantoj. L, PK, PI. Nepre resp.

— Esp.-rondeto de Centra Biblioteko, Sovetskaj pl., Pskov, dez. koresp. kun esp.-rondoj de a. bibliotekoj k bibliotekistaj individuoj, kĉl.

K-do Beitelmacher (oficisto), Grupkom Sovtorgsluj 1, Lenin, prosp. Kremenĉug, dez. koresp. prj div. temoj kĉl., precipe pri lab. vivo k movado.

— Esp.-rondeto de 5-a Laborlernejo, dez. koresp. kun infanaj k pioniraj grupoj. Adr.: Kiev, Konstantinovska, 9, Trudŝkola, 5, al Krujok Esperanto.

Atentu!

Leningradanoj faras grandegan laboron, por disvastigi nian movadon inter ĉi tiea Laboristaro. Oni organizas ekspoziciojn, utiligas materialojn en gazetaro ktp.

Pro tio ni bezonas la helpon de l’ tutmonda Proletaro. Sendu interesajn priskribojn de faktoj, eltranĉaĵojn gaz., ĵurn. k. a. esp-aĵojn. Resp. garantiata. Helpu al ni!

Adr.: Leningrad, poŝtkesto 305, al prezidantaro de „Lab. Int. Interligilo“

Peto

Mia filo Vencel Lingel malaperis dum la mondmilito en Rusio. Se iu iom scias pri li, bonvolu skribi al Drago Lingel, Ruŝe ĉe Maribor (Jugoslavio).

[REKLAMO p.8] LA GRANDA DISVASTIĜO DE PETRO la kursa lernolibro por laboristoj laŭ la rekta, parola metodo pruvas nedisputeble ĝian taŭgecon por la instruado. En la formo de interesa, alloga rakonto kun klasbatala tendenco la komencanto lernas kun plezuro kaj laŭ modernaj principoj nian lingvon. 64 paĝoj. — Prezo: 0,70 gmk.

ENHAVO:

paĝo
La idealo de l’ Proletaro 271
Instrua okazaĵo 272
Faktoj kaj komentoj 272
Unua de Majo en Bulgario 272—73
Vojaĝaj impresoj el suda Ameriko 273
El Polio 273—74
La kooperado kaj la batalo kontraŭ suferiloj 274
Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo 274—75
Respondo al protesto 275—76
La vivo en germana popol-altlernejo 276
„Trans la Marksismo“ 276
La marŝo de la danaj senhejmuloj 276
Diversaĵoj 276
Tra Esperantio 277—78
Korespondado, anoncoj 278

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 191, 31 de maig de 1928

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

4-a Jaro. N-o 191 — APERAS SEMAJNE — 31. Majo 1928

[BILDO p.1 | 42,3,57,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, super la titolo.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerchner

FORTIGU NIAN ELDON-KOOPERATIVON!

Dum la periodaj eldonaĵoj de SAT regule aperadas kaj varbas por la ideoj de nia organizo, informas kaj interligas niajn membrojn, bedaŭrinde la eldonagado rilate al libroj konstante suferadas je la manko de sufiĉaj monrimedoj. Kompreneble oni ne devas forgesi, ke la ampleksa Jarlibro estas eldonaĵo, kiu ne pagiĝas per la kotizoj, kaj ankaŭ Sennacieca Revuo daŭre postulas monan subtenon, ĉar la abonmono ne kovras la kostojn de l’ presado. Sekve lamas la eldonado de libroj.

Sed tiu stato ne devas daŭri. En nia Statuto ni trovas kiel unu el la taskoj de SAT, krei ĉu tradukan ĉu originalan literaturon, kiu spegulas la idealon de nia Asocio. SAT estas sufiĉe forta, por plenumi tiun gravan taskon en multe pli larĝa mezuro ol ĝis nun, kondiĉe ke ĉiuj membroj, komprenante la gravecon de la afero, helpus al nia kooperativo.

La Literatura Komisiono sciigis nin, ke jenaj manuskriptoj estas prespretaj kaj atendas la eldoniĝon:

  1. La vojo al Scienco de estonto, de A. Fersman, vicprezidanto de Sovetia Akademio de Sciencoj, kun speciala antaŭparolo de la aŭtoro por la esperanta eldono. Tradukis K-do Rublev. Amplekso proks. 55000 literoj.

  2. La kosmopolita ideo, elektita artikolaro pri historio, problemo, teorio, praktiko, estonto, de Prof. Hartwig, Prezidanto de la Internacio de Proletaj Liberpensuloj. Kolektiva traduko el germana sub redakto de K-doj H. Muravkin kaj V. Elsudo. Amplekso proks. 340 000 literoj.

  3. Kiel la homo formis sian dion. De Edouard Simmel. Traduko el franca de M. Schnitzler. Proks. amplekso 120 000 literoj.

  4. Ruĝa Stelo, utopia romano de A. Bogdanov. Kolektiva traduko de Odesaj SAT-anoj el rusa lingvo.

  5. Rakontoj pri kamparo de Stefanik-Viniĉenko. El ukraina tradukis L. Ivn. Amplekso 64 pĝ. (Biblioteko de Sennaciulo.)

Krome estas kontrolataj dume la tradukoj de:

Ford aŭ Marks. La praktika solvo de la socia demando de J. Walcher (tradukis el germana K-do Frapviando). Amplekso proks. 290 000 lit.

Skizo de Ekonomia Geografio de J. F. Horrabin. Tradukis anoj de BLEA.

Krome la Komisiono havas sciigojn pri multaj aliaj manuskriptoj dume preparataj.

Aliparte, dum la tempo, antaŭ ol la sidejo de la Literatura Komisiono troviĝis en Odessa, jam estis kolektitaj kaj trarigarditaj manuskriptoj en Leipzig. El ili estas pretaj:

Fabeloj de Hermynia Zur Mühlen, traduko de Senheredigito. Amplekso de volumo de «Biblioteko de Sennaciulo». Facila, simpla legaĵo, taŭga por progresantaj lernantoj de nia lingvo.

La Fera Kalkanumo de Jack London. La fama romano de la talenta verkisto. Proks. 400 prespaĝoj. Tre eldoninda verko, kiun ni tiel longe devis prokrasti, kvankam ĝi jam estas tradukita de K-do G. Saville en jaro 1924.

Same ni devis malkuraĝigi la tradukanton de la romanoj de Upton Sinclair, K-don K. Fröding, kiu havas la specialan traduk-permeson de la konata aŭtoro por ĉiuj liaj verkoj. La Komisiono posedas kelkajn ĉapitrojn el la ampleksa verko La Ĝangalo (The Jungle), kiuj estas bonstile tradukitaj kaj certe indus baldaŭan publikigon per la SAT-kooperativo.

Krome ni povas perfidi al nia Legantaro, ke ni intencas eldoni SAT-anan Krestomation, legolibron, kiu konsistos nur el originaloj verkitaj de SAT-anoj, kaj en kiu troviĝos elektitaj pecoj el sennacieca literaturo. Jam nun K-dino estas okupita pri elektado kaj kompilado, por ĝin tre baldaŭ pretigi. Sendube multaj K-doj ĝin bonvenigos plezure!

Pri alia projekto de interesa verko, kiun ni intencas aperigi, vi trovos pli sube alvokon de la Lit. Komisiono. La verkokapablaj K-doj en SAT ne hezitos pruvi sian lertecon. Temas ja pri eldono de sufiĉe ampleksa kaj profundsenca Utopia Romano, kun varba, agiteca tendenco por nia ideo, kies eldono por nia movado havus grandan signifon.

Nu, ni preskaŭ forgesis, ke K-do G. de Bruin kun la helpo de K-do Sneĵko nun prilaboras la verkon: Historio de la Laborista Esperantista Movado, kiu kompreneble ankaŭ staras en nia eldonplano de plej proksima tempo.

* * *

Laŭ tiuj informoj vi vidas, K-doj, ke ne mankas bonega literaturo, kiu estas vere eldoninda kaj povus tuj esti

— pàgina 2 —

280 — SENNACIULO

eldonata, se nia membraro mem montrus pli da intereso por sia kooperativo, subtenante ĝin.

La K-doj povos plivigligi nian eldonagadon en diversa maniero: Ili havas la eblecon, trarigardi nian libro-katalogon, elekti, kion ili deziras legi, kio mankas en ilia kolekto da libroj, kaj mendi ĉe nia Administrejo. Tiele ili ne nur havigas al si utilan legaĵon, sed ankaŭ treege helpas al nia kooperativo, kiu plimalgrandigas sian stokon da libroj kaj pligrandigas sian provizon da fluida mono.

Kiu jam posedas la SAT-eldonaĵojn komplete, aŭ kiu ankoraŭ ne riskas aĉeti ilin, pro ne-jam-sufiĉa scipovo de la lingvo, tiu povas efike helpi, aĉetante la akciojn de la kooperativo. Ekzistas du specoj da akcioj:

Serio A — por unu dolaro (gmk. 4.20 aŭ ekvivalento),

Serio B — por duona dol. (gmk. 2.10 aŭ ekvivalento).

Sed kompreneble ankaŭ pli malgrandaj monsumoj estas bonvenaj. Ilin ni kvitancos en «S-ulo» sub «Municio». Kiu pagas en la «Jubilea Ĉeno» aŭ estas «Fera Gvardiano», ne malpli rekte subtenas la financan bonstaton de nia Asocio kaj de ĝia eldon-kooperativo.

Nenia halto estu en nia movado, neniaj prokrastoj en la disetendiĝo de nia aparato, laŭ regula ritmo ni paŝu antaŭen! K-doj-SAT-anoj, per ĉiuj viaj fortoj helpu en la plenumado de la plej grava nia tasko, garantiu la libro-eldonadon per subteno de la Eldon-Kooperativo!

DIREKCIO DE SAT.

PRI UTOPIA ROMANO

Konkurso! Al K-doj literatur-amatoroj!

La Literatura Komisiono de SAT deziras havi en sia paperujo por posta presigo bonan utopian romanon (aŭ novelon) originale verkitan en esperanto. Tiu ĉi verko ne tro ampleksa laŭ enhavo (proks. 100—150 000 literoj) devas plenumi jenajn kondiĉojn:

  1. La verko estu dediĉata al la triumfo de la mondlingvo, ĉar la celo de la verko estas: a) doni originalan, entuziasmigan, novan legaĵon al niaj movadanoj; b) tradukinte la verkon nacilingven, ricevi allogan kaj trafan propagandilon por nia movado.

  2. La verko estu utopia, t. e. la tempo de agado estu ne nuna, sed estonta.

  3. La idea kadro, la idea fono de l’ verko estu la ĝenerala progreso de l’ klasbatalo kaj kultur-tekniko (radio-kino, radio-universitatoj, fono-kino k. s.). Do la tempo ne estu tre malproksima de ni (ne en jaro 3000, sed prefere en la nuna 20-a jarcento.

  4. En la verko inter aliaj problemoj estu forte substrekataj la progresoj de la lingvo esperanto. Estu priskribataj ĝiaj aplikoj kaj profit-donoj: a) facilaj interproletaj interrilatoj; b) facilaj migro- kaj vojaĝ-eblecoj; c) ebleco studi ĉiulande; ĉ) kolos-eldonkvantaj gazetoj, libroj, revuoj; d) kolosaj kultur-organizoj (bibliotekoj, universitatoj); e) forte akcelata emancipa movado de l’ Proletaro ktp. ktp.

K-doj, ĉu vi deziras helpi al efektiviĝo de tia romano? Se jes, sendu al ni viajn detaligitajn projektojn (1000 ĝis 3000 literojn). En viaj projektoj skizu la intrigon de la verko, ĉefajn heroojn, kaj donu mallongan enhav-priskribon (kiel «scenarion» por kino).

El la alsendotaj projektoj ni elektos la plej interesan. Poste ni publikigos la rezultojn de nia konkurso, kaj post kelka tempo nia Legantaro havos bonan romanon.

Literatura Komisiono de SAT.

Adreso: Odessa, Kazarmen. per. 7, al S. Rublev.

Rim. Dume vi ne verku la tutan romanon (novelon), sed sendu nur skizojn. Post nia elekto de la plej taŭgaj skizoj ni proponos al iliaj aŭtoroj verki jam romanon (ĉu individue, ĉu kolektive).

«DUA MANĈESTR»

Ivanovo-Voznesensk, nomata «Dua Manĉestr» de Sovetio, estas nova urbo. Ankoraŭ antaŭ sepdek jaroj sur ĝia loko estis du vilaĝoj, Ivanovo kaj Voznesenskoje, dividitaj per rivereto Uvod. La vilaĝoj apartenis al princo Ĉerkaskij, kiu donis ilin kiel doton kun filino al grafo Ŝeremetev. Ĉar tiu lasta estis riĉega kaj ĉiam loĝis en Moskvo, tial liaj kamparanoj vivis, kompare, pli feliĉe ol aliaj. Multaj inter ili, pli entreprenemaj, elaĉetiĝis al libero. Malbona grundo kaj proksimeco de komerca urbo Moskvo devigis la loĝantojn de la vilaĝoj serĉi aliajn fontojn de ekzisto. Tiel naskiĝis en vilaĝo Ivanovo malgrandaj fabriketoj, en kiuj laboris mastro mem kun sia familio. Oni konstruis la fabrikaĉojn apud la rivero, kiu donis al ili malkaran akvon. La unuaj estis teksaj fabriketoj, poste sekvis koloraj kaj finpretigaj kun mana pretigo. Unu fabriketo Ŝĉudrov ĝis hodiaŭ ekzistas kaj konserviĝas kiel maloftaĵo. La vilaĝo Ivanovo kelkfoje brulis, kaj restis nur sendifekta unu sonorilejo, konstruita dum tempo de caro Ivano la Fulmotondra en 15-a jarcento. Ĝi ankaŭ konserviĝas kiel antikva monumento.

Ĉirkaŭ Ivanovo-Voznesensko estis grandegaj arbaroj. Kiam fervojo ankoraŭ ne ekzistis, la komercistoj veturis Moskvon kaj Niĵni-Novgorodon per ĉevaloj. En arbaro ilin atakis senlaboruloj, venĝantaj sin pro malbona trakto al laboristoj. La plimulto el la fabrikistoj estis iamaj bienservistoj, kiuj akiris profitan staton, priŝtelante siajn bienulojn. Multaj el la unuaj fabrikistoj ruiniĝis kaj cedis la aferojn al aliaj pli entreprenemaj personoj. La laboristoj laboris komence 16 horojn, poste 12 kaj fine, antaŭ la Revolucio, 10 horojn ĉiutage. Ili loĝis kiel bestoj en malgrandaj domaĉoj, 15 homoj en ĉiu loĝejo, precipe en la ĉirkaŭaĵo de la urbo. Samtempe la mastroj loĝis en luksaj palacoj kaj dronadis en pompego. Malbona salajro, monpunoj kaj hunda vivo devigis la laboristojn postuli de la fabrikestroj pli bonan ekziston.

La unua granda ondo de strikoj pasis en 1905. Sed la fabrikestroj ne cedis al la laboristaj postuloj, sed alvokis soldatojn kaj kozakojn, kiuj rigore atakis la strikantojn. Tiuj lastaj venĝis sin bruligante la somerdomojn de la entreprenistoj. Post kelkaj monatoj fine la fabrikestroj devis konsenti pli favorajn laborkondiĉojn al la laboristoj.

Dua striko okazis en 1915, pro malsufiĉo da nutraĵoj kaj ilia multekosteco. La laboristoj el ĉiuj fabrikoj kune kun la oficistoj de l’ tuta urbo marŝis al placo por postuli salajran aldonon kaj panon por la familio. Iliaj gvidantoj estis arestataj. Sekvantan tagon ili marŝis por liberigi siajn K-dojn el malliberejo. La soldatoj baris la vojon. La laboristoj petis ilin ne malhelpi ilian aferon. Kiam la laboristoj daŭrigis marŝi, oficiro ordonis al la soldatoj pafi. El la popolamaso 20 homoj estis mortigataj kaj multaj vundataj.

La fabrikestroj samtempe estis mastroj de la urbo kaj en la urbkunveno malmultege zorgis pri la bonstato de la urbo. Ili verŝis en la riveron Uvod restaĵon de koloroj. La malbona akvo fiodoris kaj malutilis al la kamparo. La stratoj estis nepavimitaj kaj prezentis dum seka tempo dezerton Sahare kun fluganta polvo. La plej malgranda pluvo aliformigis ilin je marĉo. Nur en centro oni lumigis la stratojn. Por promeno ekzistis unu ĝardeno kaj du bulvardoj. Laboristaj kluboj ne ekzistis, sed unu teatro kaj du kluboj por la riĉularo kaj la ĉefoficistoj.

En 1913 la urbo havis 100 000 loĝantojn, grandparte ili estis teksistoj. Estis 20 fabrikoj, teksaj, ŝpinaj, kalikotpresaj k. a.; krom tio 12 alispecaj (rimenaj, kemiaj, metalmuldaj ktp.). Nun la urbo havas jam 160 000 loĝantojn.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 281

La Revolucio de 1917 plene ŝanĝis la urbon. Dum la civila milito kelkaj fabrikoj frostiĝis. Ili estis riparataj kaj funkciigataj. En 1918 la urbo fariĝis gubernia centro. Ĉiuj laboristaj dometoj ricevis elektran lumon. La akvokondukejo anstataŭis la putojn. En du malnovaj fabrikoj oni aranĝis vaporbanejon por 3000 homoj tage en ĉiu. Aperis kuireja fabriko, preparanta 10000 tagmanĝojn kaj provizanta preskaŭ ĉiujn fabrikmanĝejojn. En la urbo estas aeroplanejo, radiostacio kaj 15 aŭtobusoj. La stratoj laŭgrade estas pavimataj per ŝtonoj kaj asfalto. La urbo aranĝis tramon por transportaĵoj, kaj baldaŭ veturos tramo por homoj. Sed konstruo de du ferpontoj trans la riveron malhelpis ankoraŭ ĝian aperon. La rivero fluos en granitaj bordoj. La malpura akvo el fabrikoj malsupreniros en specialaj tuboj, sed ne en la riveron. Kelkaj trietaĝaj domoj estas konstruataj en tiu ĉi printempo por Politeknika Instituto transveturigita en jaro 1916 de Riga. Same oni konstruas tiuĉi-jare buĉejon. Fervoja varstacio estas multe plilarĝigata, ĉar la kvanto da ŝarĝoj plimultiĝis. Ĉiuj komercaj entreprenoj troviĝas en la manoj de «Ivgum» kaj «Kooperativ EPO», el kiu la unua havas 25, la dua 75 diversajn magazenojn. Ambaŭ vendis en 1927 varojn por 30 milionoj da rubloj.

La laborantoj por kulturaj aferoj havas multajn bonegajn klubojn. Krom Popoldomo kaj Laborista universitato ekzistas klubo ĉe ĉiu fabriko kun rondetoj, scenejo kaj kinematografa aparato. Krom tio ĉiu profunuiĝo havas siajn klubojn, kaj en la Palaco de Laboro estas salono por lekcioj kaj kunvenoj. Du ĵurnaloj aperas en la urbo, «Laborista Rando» kaj «Juna Teksisto», kiuj ofte enhavas esperantajn leterojn kaj artikolojn.

Anstataŭ kelkaj netaŭgaj fabrikoj, trustoj konstruis 2 novajn ŝpinfabrikojn, ĉiu por 3000 laboristoj. Tri domoj centloĝejaj kaj du laborist-vilaĝoj estas konstruitaj. Ĉiu el tiuj laboristaj dometoj havas tri fenestrojn en la fasado. La urbo ĉiujare kreskas je larĝeco kaj alteco.

V. Makarin (11 220).

VOJAĜAJ IMPRESOJ EL SUDA AMERIKO

II

Estis varmega tago, sennuba ĉielo kaj la suno ĝuste super ni tiel vertikale, ke ni ne havis ombron. Pezan ŝarĝon ni portis, akvon kaj manĝon krom aliaj necesaj objektoj. La ŝvito fluis, kaj ofte ni devis ripozi.

La tero, kiu nun estis malpli ŝtonriĉa, havis ruĝan koloron, cindro el vulkana deveno. La tereno estis tre malebena, kaj la arbustaro fariĝis des malpli densa, ju pli alten ni venis. Kelkajn arojn da duonsovaĝa bruto ni vidis, sed ili forkuris, kiam ni alproksimiĝis.

Post 4-hora laciga irado ni atingis la plej altan pinton, sep mil metrojn super la marnivelo, kaj aperis neforgesebla grandioza panoramo. Ĉie en la horizonto la senfina ondeganta maro. Okcidente la suno jam tuŝetis la maron, kaj la ĉielo ŝajne brulegis. La flamoj etendis sin tra la spaco en multkoloraj nuancoj, kaj oriente aperis la unua ora stelo. La taga spektaklo estis je sia fino. Antaŭ niaj piedoj etendiĝis verde vasta ebenaĵo, kie paŝtis trankvile centoj da sovaĝaj brutaroj. Mutaj, senmovaj ni kvar K-doj staris tie dum momento admiris tiun vidaĵon, ĝis malvarmeta vespera vento rekonsciigis nin.

Ni komencis tuj kolekti sekajn branĉojn por ŝtiparo kaj ordigi noktan restadejon. Subite kiel signon de atentigo iu K-do flustris mallaŭte kaj fingromontris al plektaĵo apenaŭ dek metrojn for de ni. Tie aperis aro da sovaĝaj porkoj nigraj, kiuj en la sama momento observis nin. Pafo ekfulmis, kiu finis la vivon de porkido, el kiu ni sur la ŝtiparo preparis bongustan noktomanĝon.

Mi akceptis vicon gardostari, kaj baldaŭ la K-doj kuŝante ĉirkaŭ la ŝtiparo ronkadis. Serena estis la tropika

[BILDO p.3 | 35,52,62,70] Foto: du viroj kuŝas ripozante sur herba altebenaĵo; malantaŭe montetoj kaj malproksimaj ĉevaloj. Subskribo: San Kristobal. Sur la altaĵoj. Malantaŭe trankvile paŝtantaj sovaĝaj ĉevaloj.

nokto. La nokta migranto, la plenluno, faris sian arkan vojaĝon trans la firmamenton kaj arĝentumis la maran supraĵon. Ensorĉa estis tiu horo, kaj mi transiris mondon, kie vortoj ne sufiĉas por priskribi la sentojn. Ĉirkaŭ mi susuradis miloj da akridoj, kiuj nun vokis la aliajn pro la sankta amo. De tempo al tempo aŭdiĝis ankaŭ inter aliaj sonoj spiregoj, flaradoj de sovaĝaj brutaroj en la proksimeco.

Post nelonga deĵoro mi devis cedi pro la atakoj de dormemo kaj tute refortigite post dormo komencis la tagon, esplorante la ĉirkaŭan terenon. Estis videble, ke ni tranoktis sur kratero jam delonge estingita. La mola tero senŝtona havis ruĝan koloron kaj evidente entenis ŝtofon, kiu malbonefikas al la kreskaĵoj, ĉar ili nur vegetadis sur la altaĵoj.

Transpaŝante la vastan ebenaĵon ni preteriris multcentajn diversspecajn brutarojn: ĉevalojn, bovojn, azenojn kaj porkojn. La pli aĝaj rigardis nin preskaŭ sentime, dum la pli junaj gracie forgalopis.

Sekvante iun valeton, kie serpentumis torento, ni venis al plantejeto, kie loĝis en simpla kabano ĉino kun sia familio. Estis kvin homoj, kiuj ŝajne vivis feliĉe kune kun siaj dombestoj en la nekulturita duondezerta izolejo. Kio pelis ilin tien multe for de l’ naskolando, for de ĉia komforto kaj civilizeco? Mi ne scias.

(Daŭrigota.) Muri.

★

Fervojista senlaboreco en Samara

Letero speciale verkita por «S-ulo» de la organiza fakestro ĉe la Komitato K-do Jerligin kaj de la estro de fervojista senlaborula sekcio ĉe Samara laborborso K-do Nikitin.

Samara Distrikta Profunuiĝa Komitato de gefervojistoj («Uĉkprofsoj») unuigis la 1. jan. 1928 — 13 056 membrojn de l’ profunuiĝo, el kiuj 2421 estas senlaboruloj. Unuavide la kvanto da senlaboruloj ŝajnas tre granda, sed se oni konsideras la grupojn, el kiuj konsistas tiu nombro, oni konstatas, ke la pli granda duono konsistas el simplaj gelaboristoj kaj kontorpersonaro. Al kvalifikitaj laboristoj apartenas nur 16 ĝis 17% el la ĝenerala kvanto da senlaboruloj.

Se oni konsideras kaŭzojn de la maldungo, aĝon, longdaŭrecon de dunglaboro, oni konstatas, ke iuj senlaboruloj maldungiĝis laŭ propra deziro. Inter la senlaborularo superas la gejunuloj en aĝo ĝis 25 jaroj, kiuj aliĝis al la profunuiĝo dank’ al provizoraj laboroj, tamen ne laboris en la fundamenta personaro de produktantoj; plie alvenintoj el vilaĝoj aŭ maturiĝantaj membroj de laboristaj familioj, kiujn entiri en la produktadon ne estas eble ĝis pli granda plilarĝiĝo de la industrio.

Dua grupo el senlaboruloj, inter kiuj superas la kontorpersonaro, estas membroj de familioj, en kiuj laboras unu aŭ du aliaj familianoj, tielnomataj «serĉantoj de laboro», estintaj ne efektivaj senlaboruloj.

Kiaj rimedoj do ekzistas en Sovetio, por helpi al la senlaboruloj? Socia asekuro, t. e. protektado de senlaboruloj, kiuj pli frue estis dungitaj. Profunuiĝoj, helpantaj al senlaboraj membroj kaj Ŝtata subvencio: sociaj laboroj, laborkolektivoj, socia nutrado, senpaga loĝejo kaj aro da privilegioj ĉe pago por komunumservoj (loĝado, akvo, veturado al aliaj lokoj k. c.).

La distrikta fervoja asekurkaso helpis

— pàgina 4 —

282 — SENNACIULO

(stato de 1. 1. 28) al 1144 personoj, kiuj ricevadis en la unua grupo monhelpon de 16 rubloj pomonate (189 personoj aŭ 16%), en la dua grupo 12 rbl. (197 pers. aŭ 17%), en la tria 10 rbl. (758 pers.). Senlaboruloj havantaj familion sen enspezoj, ricevas por nelaborpovaj familiaj membroj alpagon, por unu persono de 15%, por du pers. — 25%, por tri kaj pli — 35% de la fundamenta monhelpo. Inter la senlaboruloj cititaj 241 ricevis alpagon por unu persono, 83 por du, 75 por tri, sume do 399 personoj, dum 745 ricevis nenian alpagon, kio konfirmas nian konstaton, ke la plimulto el la senlaboruloj havas laborenspezon en la familio aŭ estas soluloj.

Dua speco de helpo estas la subteno per la profunuiĝaj organizoj; sed dank’ al la granda helpo flanke de la ŝtato la profunuiĝa helpo ĉe ni ne estas granda. La profunuiĝoj elspezas siajn monrimedojn ĉefe por la kulturkleriga laboro inter la membraro. De tiu organizo estis helpataj (1. 1. 28) 453 personoj.

La ĉefa subteno por la senlaboruloj venas de la ŝtato per la supre cititaj servoj. Laŭ la buĝeto de Sovetio por 1927/28 por lukto kontraŭ la senlaboreco estis asignataj 148 milionoj da rubloj.

Esperantigis B. Jeleznjakov (5583).

SAT-anoj! En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron.

Pri instruado en Polujo

En ĉiuj lernejoj de Polujo, escepte de la universitatoj, la instruado subiĝas al la influoj de l’ pastraro. La religia instruo estas deviga. Sekve, ĉiudimanĉe la geinstruistoj devas konduki la lernejan junularon al preĝejo. Trifoje ĉiujare oni devigas la lernantaron konfesi «pekojn» kaj akcepti la komunion. Ĉiutage antaŭ kaj post la instruo oni en lernejoj devas paroli la komunan preĝon, rekomenditan de preĝejestraroj.

La koncernaj ordonoj pri la supre­citaj rimedoj de la religia «eduko» estas vere kontraŭaj al la pola konstitucio, en kiu oni diras (artikolo 112), ke «neniu povas esti devigata por la partopreno ĉe la religiaj okupoj aŭ ritoj, se li ne subiĝas al gepatra aŭ kuratora estraro».

La citita frazo el la konstitucio donas nur al la gepatroj la povon devigi por la religiaj ritoj, dum oni ĉi tie senleĝe ordonas al la instruistaro alpreni la gepatrajn rajtojn:

«En ĉiujara buĝeto de ĉiu mezlernejo oni difinas iun kvoton por religiaj bezonoj» — tiel ree parolas la leĝo. Aliflanke la registaro ne zorgas, ekzemple, pri la teknika provizo de la lernejaro, precipe de elementaj lernejoj: — por unu elementa lernejo, jare, oni difinas la ridinde malaltan sumon de 18 zlotoj (du dolaroj) por la instru-helpaĵaro.

Tiel «zorgas» la burĝa registaro pri la lernejoj.

Karolo Krulikovski.

TAGO EL MIA VIVO

Mi estas junulo havanta dudek jarojn. Mia profesio estas elektristo. Sed nun mi ne plu estas okupata profesie kiel elektromuntisto. Antaŭ unu jaro mi fariĝis laboristo en ĉefpoŝtejo de nia urbo. Mia laboro estas dum somero, disporti leterojn, kaj dum vintro, hejti la vaporhejtejon. Ĉar estas vintro, dum mi skribas mian «tagon», mi priskribas la duan okupon.

[BILDO p.4 | 66,15,78,25] Portreta foto de junulo kun malhela vesto.

Kiam ankoraŭ ĉiuj homoj kaj bestoj dormas, mi jam komencas je la kvina horo mian deĵoron. Ekbruliginte la fajron en la vaporkaldronoj, mi hejtas la ĉambrojn ĝis la dekunua horo antaŭtagmeze. Tiam sekvas mallonga ripoztempo, kaj poste ĝis la dua horo posttagmeze mi faras diversajn malgrandajn laborojn. Je la dua estas laborfino. Entute mi laboras tage ok horojn. Je la tria mi estas hejme, tagmanĝas kaj legas ricevitajn leterojn aŭ gazetojn de eksterlandaj esperantistoj. Posttagmeze mi iomete dormas. Vespere, irante al miaj amikoj (SAT-anoj) aŭ socialistaj partikunvenoj, mi studas por mia scio en socialismo kaj por perfektiĝi en nia bela lingvo esperanto.

Linza SAT-ano (7387).

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

PROVSTUDO

(Daŭrigo dudeksesa)

Sendube la kaŭzoj de tiu milito estis ekonomiaj; temis scii ĉu Germanio venkos definitive sur la mondmerkato; ĉu la Brita Imperio konservos sian superregadon. Sed, ĉu estus ebla tia kruela buĉado kaj stulta detruado, se la homojn ne frenezigus la patriotismo? se la simplaj proletoj kaj kamparanoj ne estus trompataj per la edukado? Certe ne. Tial unu el la plej urĝaj kaj gravaj taskoj estas kontraŭbatali kaj ĝisradike detrui la patriotan ideologion.

La lasta mondmilito apartenas al la kategorio de regresaj militoj. Ĝi ja ne havis kiel rezulton plilarĝigi kelkajn naciojn kaj detrui aliajn. Male, el la forfalo de la aŭstra kaj rusa imperioj naskiĝis aŭ reviviĝis malgrandaj nacioj. Tial la politika ekvilibro en Eŭropo estas tre ŝancela, provizora kaj donas al la kapitalistaj gvidantoj tiom da zorgoj kaj klopodoj. La packontrakto de Versaj estas ega sensencaĵo; ĝi ignoras la ekonomiajn leĝojn, kaj oni ne bezonas esti profeto por antaŭdiri, ke ĝi baldaŭ fariĝos tute kaduka. La malgrandaj politikaj unuoj kreitaj de la registaroj de «Entente» ne havas vivkapablecon. Cetere, ĝis nova milito okazos por starigi pli firman kaj racian ekvilibron, la sendependeco de Estonio, Latvio, Litovio, Hungario, Rumanio, Bulgario kaj ceteraj similaj ŝtatetoj povos esti nur ŝajna, formala. Fakte ili estas sub la financa dependeco de la grandaj ŝtatoj. Sed la burĝaro de tiuj nacietoj ludas rolon; ĝiaj reprezentantoj okupas bonajn postenojn, ĝuas honorojn kaj sekve havas intereson en la konservado de la nacia sendependeco.

Sed ĉu la laboristoj el tiuj «sendependaj» landoj profitas je tio? Ĉu ilia sorto estas pli bona ol antaŭe? Al tiuj demandoj elokvente respondas la faktoj. Neniam antaŭe ekzistis tie pli da senlaboreco, pli da mizero; neniam antaŭe la tieaj laboristoj estis malpli liberaj. En la «liberaj» nacioj regas diktaturo kaj teroro; la malliberejoj kaj karceroj estas plenplenaj. Ĉiuj laboristaj gazetoj raportas abunde pri la persekutoj, ekzekutoj kaj fimortigoj al laboristoj postulantaj pli bonajn vivkondiĉojn.

En Italio, kie la naciismaj principoj estas plej severe aplikataj, kie la patriota ideologio estas plej laŭdata, plej entuziasme akceptata, la klaskonscia Laboristaro estas pli kruele traktata ol ĝi estus, post nacia malvenko, sub la regado de fremdaj estroj. La ekzisto de faŝista diktaturo estas fakta argumento plej bona por pruvi, ke la patriotismo spegulas nur la interesojn de la burĝa klaso.

La postmilita historio de la sendependiĝintaj nacioj estas ĉiupaĝe verkita per la sango kaj martiriĝo de la proleta klaso. La konsento flanke de proletoj partopreni en la t. n. liberiga nacia milito estas la plej granda mistifiko, la plej senskrupula trompo, kiun oni povas prezenti al si. Tia fakto estus neklarigebla, se oni ne scius pri la religia esenco de l’ patriotismo.

Kun Lenin ni konkludos: «Defendi la patrion, tio signifas defendi kelkajn kapitalistojn kontraŭ la atakoj de aliaj⁵²)…»

Karl Marks diris, ke la proletoj ne havas patrion. Bedaŭrinde, jes, ili havas; tiu ento⁵³) ekzistas en ilia spirito. Oni ofte povas konstati, kiom laboristoj fieras pri sia nacio, kiom

⁵²) Citita de N. N. Soukhanov. Rememoroj pri la Revolucio en 1917.

⁵³) Tuto de la ecoj, kiuj konsistigas la esencon de estaĵo.

— pàgina 5 —

Forkuro el la «fremdula legio»

El la multaj rakontoj de forkurintoj el la konata «franca fremdula legio» ni sciigas unu laŭ priskribo en «Daily Herald» (Ĉiutaga Heroldo). — Du amikoj, ambaŭ eks-soldatoj, lacaj post du jaroj da senlaboreco, decidis serĉi feliĉon en respublika lando. Do ili konsentis kontrakton pere de franca konsulo, por servi en la fremdula legio. Oni promesis al ili 10 frankojn tage kaj multajn aliajn favorojn. Post mallonga tempo ambaŭ troviĝis en Afriko, kaj unu fariĝis bakisto ĉe la unua bataliono de la tria regimento. La alian oni vicigis en la trian batalionon de la sama regimento, sed al li la sorto ne estis favora. Oni laborigis lin kiel malliberulon de mateno ĝis nokto. Sed la plendoj de ambaŭ estis samaj: malbona manĝaĵo, nesufiĉa ripozo kaj netolerebla vivo pro senĉesa pluvado. Ankaŭ ili trovis, ke la pago estas tre malproksima de 10 frankoj tage. Efektive ĝi atingis la altan sumon de 25 centimoj!

Kune kun iu irlandano en 1926 unu provis forkuri de Sidi Bel Abbes, sed ne sukcesis. Ambaŭ estis kaptataj kaj ricevis 25-tagan punon kun la «Peleote», kio signifas, ke ili devis porti sakojn dorse, plenigitajn per sablo, kiuj pezis 30 kg. Se ili haltis, por trinki akvon, ili ne ricevis manĝaĵojn dum tiu tago.

Fine niaj du glorserĉintoj decidis denove forkuri. Kun iom da pano, sed neniom da mono la du amikoj malaperis dum malhela nokto. En la tria nokto malsato kaj malvarmo devigis ilin eniri araban vilaĝon, kie ili ŝanĝis kelkajn vestaĵojn por araba pano nomata «caserah». Arabo alveninta sciigis ilin, ke franca patrolo estas en apudeco, kaj ili devis denove sin kaŝi. Kiam la danĝero estis pasinta, ili lace daŭrigis la piediradon kaj, antaŭ ol tagiĝis, atingis hispanan teritorion. Sed nek la unu nek la alia havis pasporton.

En Ciuta ili sukcesis havigi al si civilajn vestojn, kaj bonkora hispano ankaŭ donis kelkajn pesetojn. Baldaŭ ili atingis Laraŝ, proksime de la internacia zono. Tie ili disiĝis. Unu renkontis inteligentan arabon, kiu sciigis al li pri hispanaj polic-stacioj kaj kiel eviti ilin. Atinginte Arzila, li eniris kafejon, kie la ĉeestantoj, aŭdinte lian rakonton, faris monkolekton. Ankaŭ la kafejestro gastigis lin. Tie por la unua fojo depost sia foriro li kuŝis sur lito kaj ĝuis agrablan dormadon.

Sed antaŭ ol li atingis Tangeron, haltigis lin araba patrolo kaj demandis lin hispanlingve pri la paperoj. Feliĉe li kunportis sian anglan militservan dokumenton. La arabo rigardis ĝin kaj ŝajnigis, kvazaŭ li povus legi ĝin, kaj redonis ĝin ridante kun la angla vorto «Alright» (En ordo)! En Tanger li trovis la britan konsulon, kiu promesis sendi lin hejmen. La sekvantan tagon lia kunulo ankaŭ aperis, kaj ili enŝipiĝis al Gibraltaro. Ambaŭ laŭdas la arabojn, sen kies helpo ili certe ne estus atingintaj Briton.

Komunikis (7471).

malŝateme ili parolas pri alilandaj samklasanoj. Patrioj ekzistas; dioj ekzistas. Atestas pri tio la kazernoj kaj preĝejoj. Sed la homoj kreis la patriojn kaj la diojn; ili sekve ankaŭ povas detrui ilin. Sufiĉas por tio, ke ili lernu pensi racie, ke ili senigu sian menson je ĉia senbaza mistikismo.

Al tio helpas la scienco, la senĉese malvolviĝanta tekniko. La produktofortoj mondskale aliiĝas, ampleksiĝas, unueciĝas; tial ankaŭ la menso de la homoj nepre aliiĝos kaj unueciĝos.

Dume la militoj restas la solaj rimedoj por krei ian provizoran ekvilibron inter la multaj nacioj, ĉar la mondo estas plenigita de patriotoj. Kiam eksplodas milito, kiam furiozas patriotismo, la racie pensantaj homoj povas nur provi per ĉiuj rimedoj savi sian vivon, se ne ekzistas ebleco aliigi la militon en revolucian batalon. Ne domaĝas, ke patriotoj mortigu patriotojn. Nur per batoj tiaspeculoj povas lerni pensi racie. En 1914, la patrioto-volontulo H. Barbus kuraciĝis ĉe la fronto kaj fariĝis internaciisto. Oni povus citi multajn similajn ekzemplojn. Estas bone konate, ke la nekuraceblaj patriotoj troviĝis precipe ekster la fronto.

Kvankam la lasta mondmilito havis regresan karakteron, ĝi estis tamen sufiĉe instrua. Jam nun, eĉ en la burĝa reganta klaso aperas homoj, patriotoj, kiuj ekkonscias, ke la severa aplikado de la naciismaj principoj, la absoluta suvereneco de la ŝtatoj, ne plu povas akordiĝi kun la ekonomiaj leĝoj. Ili provas trovi kompromison inter la naciismoj. Tiel naskiĝis kaj disvastiĝas la internaciismo.

Tiu doktrino ĉefe varbas adeptojn en la laboristaj medioj; multaj partioj kaj sindikatorganizoj eĉ metis ĝin en sian programon. En la dua parto de ĉi tiu studo ni ekzamenos, ĉu la internaciismo liveras kontentigan solvon al la problemo.

E. Lanti.

(Fino de la 1-a parto.)

ENCERBIGENDAJ VEROJ

La kapitalistaro tenas en servuteco la Laboristaron. Kaj tia stato ĉefe rezultas el tio, ke la granda plimulto da laboristoj legadas la gazetojn eldonatajn de la kapitalistoj.

Kiam vi varbis unu abonanton al Sennaciulo, tiam vi pli utilis al la laborista esperanta movado, ol kiam vi disvendis dek lernolibrojn.

Ĉiu ero da energio, ĉiu monero elspezata por la neŭtrala esperanta movado signifas samproporcian perfidon al la SAT-movado.

La dek devoj de la sindikatano

La tasko de profesia asocio certe estus multe pli faciligata, se ĉiu sindikatano memorus jenajn dek devojn:

  1. Estu bona sindikatano. 2. Pruvu bonan kamaradecon. 3. Pagu regule viajn kotizojn. 4. Ĉeestu la kunvenojn. 5. Partoprenu la manifestaciojn. 6. Dum kunvenoj kaj manifestacioj estu korekta. 7. Legu vian ĵurnalon. 8. Estu bona propagandisto. 9. Evitu la strikrompantojn. 10. Pelu la fidenuncistojn for de via proksimeco. Jen kelkaj rimarkigoj rilate al ĉiu devo:

  2. Por esti bona sindikatano, sufiĉas plenumi ĉiujn cititajn devojn.

  3. Por esti bona K-do, estas necese konservi bonajn rilatojn kun la sindikatanoj, ne ĉikani pro bagatelaĵoj kaj ne ĵaluzi al sia proksimulo.

  4. Sindikatano, kiu regule pagas siajn kotizojn, faciligas sian taskon. Unue, restante en prokrasto, li ĉiam havos penegojn reguligi la pagojn. Due, li helpas la monkolektanton, kiu ne estas devigata diri al li: Pagu viajn kotizojn! Aŭ: Kiam vi estos ĝisdata? Tio ankaŭ faciligas la ordigon de liaj kalkuloj kun la kasisto, kiu tiel havas simpligitan laboron.

  5. Ĉeesti la kunvenojn estas la plej bona esprimo de konfido al via komitato, kaj samtempe vi partoprenas la debatojn kaj havas tiel kontentecon helpi la bonan funkciadon de la sekcio.

  6. Por montri la unuecon de la sindikatanoj, ili ŝuldas al si partopreni manifestaciojn ktp.

  7. Por esti korekta dum kunvenoj, sufiĉas ĝenerale, ne tro trinki antaŭe kaj dume, kaj ankaŭ ne fari el diskutoj distraĵon. Dum la manifestacioj same, ne moki pri la homoj, kiuj rigardas vin pasantajn, ne kriegi kvazaŭ sovaĝuloj, fine esti digna en sia teniĝo kaj paroloj. Tiel oni akiras respekton.

  8. Ne sufiĉas supraĵe legi sian ĵurnalon, kiel multaj faras, sed estas devo ĝin legi de la unua ĝis la lasta linio, ĉar ĉiuj artikoloj estas interesaj por bona sindikatano.

  9. Sindikatano devas ĉiam esti propagandisto. Li ĉiam klopodu alvenigi novajn anojn en sian sindikaton. Tial ke legado de ĵurnalo estas bona propagando, do transdonu ĝin al nesindikatanoj.

  10. Eviti la strikrompantojn signifas, ne familiare rilati kun homoj, kiuj absolute ne volas aliĝi al sindikato. Oni ne devas vivi kun ili amike aŭ kamarade, sed ilin flanke lasi.

  11. Rilate al la fidenuncistoj, necesas agi same kiel al la strikrompantoj; tamen sentigu al ili vian malestimon. Eble tiu agmaniero devigos ilin pripensi, kaj ilia deziro fidenunci malaperos.

Vi povas vidi, ke la tasko esti bona sindikatano estas nek tre malfacila nek peniga.

(11 331)

— pàgina 6 —

TRA ESPERANTIO

Pri nia Vortaro

En la vivo de nia Asocio neniam iniciato trovis tiel bonan akcepton, kiel tiu pri eldono de Vortaro. Ĝis nun neniu kontraŭdiris. Ni nur ricevis aprobajn leterojn, proponojn pri kunlaborado, konsilojn, sugestojn ktp. Al ĉiuj ni sincere dankas kaj ĝojas, ke tiom da kompetentaj personoj konsentas helpi al ni.

Ĉiuj kompreneble volas, ke nia Vortaro estu kiel eble plej kompleta. Kelkiuj eĉ deziras, ke ĝi estu ilustrita. Ni ankaŭ havis tiun deziron. Tamen ni rezignis pro du ĉefaj motivoj: 1. La preparado de tia verko estus tre multekosta kaj niaj monrimedoj estas limigitaj; 2. Tia Vortaro estus tro kara, por ke ĉiuj laboristoj povu ĝin aĉeti.

Ni devos dum kelkaj jaroj prokrasti la eldonon de ilustrita enciklopedieto esperanta, kiel ni unue intencis fari. Necesas unue, ke la esperantistaro plinombriĝu, ke niaj vicoj plidensiĝu. Plej bone planita entrepreno povas fiaski, se ĝi okazas ne ĝustatempe.

Oni ne estu tro postulemaj; ni estu praktikaj homoj kaj permesu al ni nur anticipi en la kampo de la ideoj.

Dume ni denove alvokas al la kunlaborado kompetentulojn el ĉiuj lingvoregionoj. Kaj por ke oni povu tuj eklabori, ni publikigas ĉi-sube liston da vortoj, pri kiuj ni deziras ricevi ĉu difinojn ĉu rimarkojn aŭ atentigojn. La t. n. internaciaj vortoj konsistigas eble la plej malfacilan taskon en nia laboro. Vortoj grafisme (skribe) internaciaj tute ne estas tiaj laŭsence. Por ke oni pli bone komprenu, ni citu konkretan ekzemplon: Ĉu la vorto notario havas tute la saman sencon en ĉiuj lingvoj? t. e.: ĉu la taskoj kaj rajtoj de tia leĝisto estas la samaj en ĉiuj landoj? Kredeble ne. Tial ni petas, ke oni havigu al ni kiel eble plej da klarigoj pri tiaj vortoj.

Ĉiu sincera esperantisto havas la devon helpi al ni en nia sufiĉe delikata kaj grava entrepreno. Interesatoj, ne prokrastu en via bonvola kunlaborado.

Advokat’ afekci’ agent’ akademi’ apologi’ asesor’ asist’ asistant’ avanc’ benefic’ bil’ binokl’ brav’ brokant’ dekan’ demonstraci’ dispozici’ docent’ doktor’ ekonom’ ekspres’ emancip’ etiket’ faktor’ faktur’ feri’ flagr’ formal’ galanteri’ garnitur’ grund’ harmonik’ instituci’ institut’ intendant’ invest’ kancelari’ koleg’ kolegi’ kolport’ komandit’ komandor’ komisar’ konfekci’ konfer’ konferenc’ konskripci’ konsul’ kontribuci’ kurator’ legitim’ legitimaci’ lektor’ lojal’ lunatik’ magistr’ magistrat’ manifest’ manifestaci’ merkat’ nekrolog’ nekrologi’ notari’ opoz’ patent’ pedant’ percept’ ponton’ prefekt’ profesor’ prokuror’ prokurator’ promoci’ provos’ radikal’ redaktor’ refer’ referat’ referendari’ referenc’ referent’ regi’ registrator’ (Z) reklamaci’ rekogn’ rekvizici’ reviz’ revizor’ sekretari’ seminari’ serĝent’ sindik’ ŝose’ temperament’ teren’ valut’ verv’ vikari’.

* * *

Ni rememorigas, ke la prezo de nia Vortaro ne superos 7 germ. markojn. Ĉiu, kiu antaŭpagos du ekzemplerojn antaŭ la 15-a de julio, tiu ricevos tri ekzemplerojn. Kunlaboru ankaŭ mone!…

DIREKCIO DE SAT.

Pli da modesteco decus

En la n-oj 186/187 de «S-ulo» troviĝas artikolo: «Trimil tricent sepdek naŭ tagoj el mia vivo.» La unua parto tre interesis min; kolerigis min la dua, en kiu la aŭtoro malŝate parolas pri la libro: EKLUMO EN LA ABISMO. Estas preskaŭ dirite en la artikolo, ke Barbusse verkas idiote. Oni ja havas la impreson, ke K-do T. Tordarson ne nur atakis la stilon, sed ankaŭ la enhavon de la libro. Li deziras ŝajnigi sin supera al la tuta esperantistaro, dirante: «Bedaŭrinde multaj esperantaj libroj, gazetoj kaj revuoj ne prezentas efektive bonan kaj amuzan stilon.» Nu, ĉu por SAT-organo decas amuzaĵoj? Mi ankaŭ kelkfoje bedaŭris, ke kelkaj libroj eldonitaj de SAT ne estas tiel bonstilaj, kiel estas redaktata nia gazeto. Sed kritiki tiom senindulge la stilon de tiu speciala libro, estas en miaj okuloj nur enviema blufo. Mi proponas enketi ĉe la legintoj de la libro, kiom da ili ne komprenis ĝian enhavon. Mi firme kredas, ke estas tre malmultaj, eble nur K-do T. T. (7604). Mi estis komencanto en esperanta legado, kiam mi legis la ŝatatan libron, tamen mi sufiĉe bone komprenis ĝian enhavon; kaj tiu bravulo provis trifoje sensukcese?!… Ekzistas bone ĝojiga (eĉ amuza) literaturo, sed estas pli valore elmontri kaj rememorigi al la proletjunularo la terurajn rezultojn, kiujn produktas la nuntempa sociordo.

(8070)

Red. Noto: Ĉi-okaze ni sciigu, ke la tradukinto de «Eklumo en la Abismo» estas tre malnova esperantisto, ne SAT-ano. Laŭ siaj diroj, li penis konservi de la aŭtoro la stilon, kiu ankaŭ ne estas en la originalo tre facile komprenebla.

[REKLAMO p.6] La plej nova kajero de Sennacieca Revuo Edukada Serio — Majo 1928 aperis sub la ĝenerala titolo: GEPATROJ BABILAS KUN EDUKISTOJ. ENHAVO: Redakcia Angulo. — SAT-ano 357: Kion bezonas la gepatroj de nia Sennacieca Popolo. — D-ro Liber: SAT-gepatroj ne eraru … — M. Boubou: Tri SAT-anoj memoras … aŭ la problemo pri korpopunoj. — Schneller: La gepatraj konsilantoj en Saksio. — Kurt Hubricht: Al ateisma edukado. — SAT-ano 518: Al sennacieca edukado. — Gr. Fihij (trad. Ivn): Rakonto al SAT-anidoj, kiel aritmetiko revoluciigis la junulon. — Célestin Freinet: Internacia klopodo por Kino lerneja. K-doj! Nia Revuo perdis ĉe multaj bedaŭrinde la konfidon pro sia neregula aperado en la pasinteco. Multaj legantoj pro tio malabonis ĝin, esprimante sian tediĝon. K-doj! La tri lastajn n-ojn vi ricevis ĉiumonate akurate, sen ia prokrasto. Ni garantias al vi ankaŭ por la estonto la akuratan liveradon. Montru al nia Revuo ree vian konfidon, abonante ĝin kaj varbante novajn legantojn, por ke ĝi estu memstare vivkapabla kaj ne plu bezonu alpagojn el la SAT-kaso! Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germ.) Jarabono: 4 mk. g., por membroj de SAT 3 mk. g.

— pàgina 7 —

8-a Kongreso de SAT en Göteborg (Svedio)

(14—19. aŭgusto 1928)

Ĉion, kio rilatas al la kongreso adresu al: Einar Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.

10-a komuniko

Aliĝu. Aliĝilon kaj kotizon oni sendu al la supra adreso. Sovetiaj K-doj pagu al Centra Komitato de SEU, poŝtkesto 630, Moskvo. Germanianoj povas sendi al: K-do R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germ.

Kotizo: Por SAT-anoj egala al jarkotizo de SAT. Ne-SAT-anoj pagas 1½-oblon de la SAT-jarkotizo.

Sovetianoj. Klopodu plej baldaŭ pri pasportoj. Kiam vi havos vian sovetian pasporton, vi devos tuj peti vizon ĉe la sveda ambasadorejo en Moskvo.

Ĉiuj kongresanoj aranĝu, ke ili en frua tempo alvenas Göteborgon. Plej bone estas, ke vi venu jam la 12-an aŭ 13-an. Kiuj povas, alvenu pli frue. Memoru, ke la malferma kunsido okazos la 14-an, k estas tre grave, ke ĉiuj jam estu instalitaj.

Kongreskartojn ni sendos al ĉiuj aliĝintoj dum junio.

La brita karavano forveturos de Londono je la 7-a horo la 11-an de aŭgusto k trairos Harwich, Esbjerg k Kopenhagon. Pro rabato la kosto estos £ 7-14-0 por ir-reira bileto (la duono por ira bileto). Sed por havi la rabaton, ĉiu ano devas antaŭanonci sin al la organizanto K-do Mark Starr, 25 New St., London S. W. 1.

Tramvojistoj. La tramvojistoj-esperantistoj de Göteborg proponis aranĝon de tramvojista fakkonferenco. Ili invitas kolegojn ĉiulandajn. Skribu al Nils Tobiasson, Färjaregatan 2, Göteborg.

Provizora Tagordo de la oficialaj kunsidoj ĉe la 8-a Kongreso de SAT, Göteborg (aŭgusto 1928)

a) Raporto de la Ekzekutiva Komitato pri la ĝenerala gvidado dum la interkongresa jaro b) Raporto de la Administracio c) Raporto pri «Sennaciulo» d) Raporto pri «Sennacieca Revuo» e) Raporto pri «La Lernanto» f) Raporto pri la SAT-Gazetservo g) Debato pri eventualaj ŝanĝoj en la statuto h) Debato pri la projekto de SAT-programo i) Diversaj temoj kaj demandoj.

La 7-a listo de aliĝintoj

221 A. Sheldon, Cheshire, Anglio . . 4301 222 J. E. Ewans, Cheshire, Anglio . 9411 223 G. Östling, Ludvika, Svedio . . 224 Erland Holmqvist, Gefle, Svedio 225 Valfrid Adamson, Gefle, Svedio 226 Kurt Graube, Göteborg, Svedio 227 Isaak Krolik, Smolensk, Sovetio . 7610 228 Viktor Ekström, Boras, Svedio . 12 439 229 Esk. Johansson, Eskilstuna, Sved. 230 Anna Greta Johansson, Eskilstuna, Svedio 231 Bogdano Hajrapetjan, Teheran, Persio 232 Zaragoza SAT-grupo, Zaragoza, Hispanio 233 Dorothy Ekie Luker, Staffs, Anglio . 8502 234 N. G. Nilsson, Göteborg, Svedio 235 Artur Wenzel, Wurzen, Germanio 1223 236 Kurt Grande, Wurzen, Germanio 237 Rudolf Anderberg, Wallsjö, Sved. 238 Curt Kjellström, Ödeshög, Sved. 239 Almida Zetterlund, Stokholmo, Svedio 240 Otto Elze, Halle, Germanio . . 5312 241 V. Svistunov, Moskvo, Sovetio 242 K-do Gurov, Moskvo, Sovetio . 243 Nikolao Matjas, Smolensk, Sov. 6424 244 Jeleznjakov, Samara, Sovetio . 245 Else Gössner, Leipzig, Germanio 4292 246 Karl Riese, Leipzig, Germanio . 347 247 K-do Konrad, Auerbach, Germ. 248 K-do Kastov, Narofominsk, Sov. 249 K-do Antipov, Novorossijsk, Sov. 8245 250 K-do Nikŝiĉ, Buenos-Aires, Arg.

Sekvantaj organizoj elektis oficialajn delegitojn al nia 8-a

Tutsveda Marista Unio: Oscar Danielsson kaj Vallentin Eliasson, Göteborg. Tutsveda Fervojista Sindikato: Ernst Eriksson kaj John Sjöholm, Stokholmo. Loka sindikata grupo de lokomotivestroj en Ludvika: E. Holmström. Loka grupo de metalistoj en Ludvika (600 membroj): E. Lundin. Librobindista Sindikato de Stokholmo: Tor Solander, Stokholmo. Loka grupo de fabriklaboristoj en Sm. Anneberg: Eskil Henriksson. Loka sindikato de elektristoj en Trollhättan: Thorwald Hasslöf.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

BULGARIO. La ministerio de popola klerigado (?!) nuligis ĉiujn esp. societojn el lernantoj k deklaras kiel «kontraŭpatrian agon» la lernadon de esp-o. Estas ordonite, fermi la ekzistantajn esp. kursojn por lernantoj, kiuj eĉ ne rajtas ricevi neŭtralajn esp. gazetojn. La ricevado de «S-ulo» estas laŭleĝe malpermesita, k la ricevanto estas konsiderata kiel kontraŭŝtata krimulo. — ESTONIO. Tallinn. La Lab. Esp. Soc. daŭrigas sian laboradon. Okazis kelkaj kursoj, sekve de kiuj novaj anoj aliĝis al la societo kaj al SAT. Aperas murgazeto; dum la kunvenoj iafoje funkcias viva gazeto. La societo havis en la fino de la jaro 39 anojn, inter ili la gvidanton de la estonia laborista movado, K-don Grimpel. La societo havas senpagan ejon en la Laborista Domo. Ĝi posedas 120-libran bibliotekon. «S-ulo» estas elmetata en la komuna legejo de Lab. Domo por ĉies uzado. — La SAT-anoj ofte renkontiĝas dum la kunvenoj de LES, ĉiumerkrede; tamen de post nov. okazas regulaj kunvenoj de la SAT-anoj ĉiudumonate la 1-an dimanĉon en monato je la 16-a h. en Lab. Domo. Dum ili oni diskutas pri SAT-demandoj, akceptas novajn anojn ktp. Ĉiuj SAT-anoj, ankaŭ alilokaj, estas invitataj partopreni ĉi tiujn kunvenojn. — En aprilo K-do Kirikal paroladis en la profesia unuiĝo de presistoj pri la signifo de intern. lingvo por la Laboristaro; komenciĝis kurso. — La unuamajan manifestacion LES partoprenis kun sia bela granda standardo, kiu vokas esp-e: «Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!» — POLIO. Lodz. Ĉe Polia Liberpensula Asocio 28. 4. K-do 7076 parolis pri «Unuamajo kaj esp-o». Rezulto: dua kurso kun pola instrulingvo k 26 gelern. 2 kursoj (kun juda kaj germ. instrulingvo) finiĝas. La kursojn gvidas la sama K-do laŭ «Petro». Krome lodzaj SAT-anoj gvidas ankaŭ privatajn kursojn. — Pabianice (apud Lodz). Ĉe Polia Liberpens. Asocio 1. 5. K-do 7076 parolis pri «Intern. Tago k esp-o». Rezulto: kurso kun pola instrulingvo k 20 gelern. Gvidas la sama K-do laŭ «Petro».

* * *

La Internacia Antimilitarista Oficejo en Hago, Laurierstraat 125 (Nederl.), preparas la eldonon de propaganda broŝuro pri la principoj, celoj k agado de l’ Oficejo en div. lingvoj, ankaŭ en esp-o.

Ĉe la neŭtraluloj

Al la 20-a neŭtrala esperantista kongreso, kiu okazos dum aŭgusto en Antverpeno, aliĝis ĝis nun pli ol 400 personoj. La protektanto de tiu kongreso estos la belga reĝo Alberto!!…

La esp. unuiĝo de saksaj instruistoj aranĝis okaze de ĉefkunveno de Saksa Instruista Asocio en Chemnitz fakkunvenon, en kiu oni raportis, ke oni nun en 42 lernejoj de saksaj urboj k vilaĝoj instruas esp-on, parte kiel devigan, parte kiel fakultativan fakon. La membrolisto de saksaj esp. instruistoj enhavas nun 300 nomojn. La saksa ministerio por popolklerigo dufoje pasintjare monsubtenis la societon, tiel ke oni povis realigi 15 kursojn por gekolegoj.

ĈE LA TRAMVOJISTOJ

En Stokholmo depost duona jaro ekzistas kursoj inter la tramistoj. Ankaŭ la estraro havas simpatiojn por esp-o. 5 tramvojistoj nun ricevis stipendion por fari vojaĝon eksterlanden k studi la tramajn aferojn en diversaj lokoj. Inter ili estas unu esp. K-do Joh. Karlsson, Spärvägen, Rasunda, kiu entreprenos sian studvojaĝon la 8. junio. Li haltos unue en Berlino dum du aŭ tri tagoj, poste en Dresdeno, Praha k Vieno. Li atendas, ke la kolegoj parolantaj esp-on en tiuj urboj, helpos al li en studado, por ke lia raporto estu bona propagando por esp-o.

[BILDO p.7 | 62,40,89,47] Desegnaĵo de malfermita libro kun plumo, kapornamo de la rubriko Recenzejo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Vo-Ko, Esperanto-Eesti Sonastik (esperanto-estona vortaro). Eld. M. Tamverk & Pojas, Tallinn, 1927. 240 pĝ. Tiu ĉi estas unu el la plej ampleksaj esp.-nacilingvaj vortaroj k entenas sur relative malgranda spaco amasegon da vortoj k terminoj, i. a. grandan nombron da medicinaj, botanikaj, matematikaj, geologiaj k alisciencaj esprimoj, kiujn la ordinaraj vortaroj por komuna uzo ne entenas. Kelkaj signoj klarigas, kiuj vortoj estas oficialaj k fundamentaj. La aŭtoroj utiligis por la kompilado ĉiujn gravajn esp.-nacilingvajn vortarojn. Ilia laboro meritas laŭdan mencion. N. B.

Elie et Elisée Reclus. Eldonis franclingve «Le Semeur». Formato: 19/28 cm. 64 pĝ. Prezo: 3 fr. fr. Havebla ĉe P. Larivière, 14, rue des Lions, Paris (4-e). — Tiu ĉi volumeto konsistas el kolekto da artikoloj de diversaj aŭtoroj pri la familio, vivo k verkado de tiuj du famaj scienculoj k anarkiistoj. Portretoj k diversaj ilustraĵoj de P. Larivière (eks-SAT-ano) aldonas plaĉon al la enhavo k faras la tuton tre rekomendinda al ĉiuj franclingvanoj.

J. Sakurada: Mehanismo de sapiĝo de celulozesteroj de altaj fatacidoj. N-oj 132 ĝis 134 de Scientific Papers of the Institute of physical and chemical research (Sciencaj eldonoj de la Instituto por fizika k kemia esploroj). Tokio, 28. 2. 1928. 64 pĝ. Prezo nemontrita. Scienca artikolaro (revuforme) nur en esp-o (kun kelkaj germanl. resumoj). Tiu eldono pruvas la utilon de esp-o por la intern. scienco, bone komprenatan de la japana sciencularo. N. B.

Internacia Proleta Korespondo. Adreso: Toŝio. Otaguro ĉe «Inprekor», Tokio-ŝi-gai, Tozuka-maĉi Genbeĉo 12, Japanio. N-o 1. Marto 1928. Tiu ĉi nova gazeto aperas en japana k esp. lingvoj, dufoje ĉiumonate

— pàgina 8 —

(abonprezo de marto—dec.: 3.80 jenoj, de majo—aŭg. 2.20 j.). Por montri la gravecon de tiu entrepreno, ni citu nur jenon: «Ni japanaj proletoj ekeldonas «Inprekor» (Internacia Prol. Korespondo). Kvankam nun jam estas eldonataj «Inprekor», «Komintern» en Germanio k Anglio, «Internacional» en Japanio k ili estas aranĝitaj nur en propraj naciaj lingvoj, kiuj estas tre malfacile studeblaj por ni proletoj, nia «Inprekor», okaze de granda disvastiĝo de esp-o, deziras utiligi la lingvon intern., por ke niaj K-doj de ĉiuj landoj povu facile legi.» N. B.

E. Adamson, Sub ruĝaj standardoj. Impresoj k travivaĵoj en Sovetio. Eld. Sveda Esp. Oficejo, Box 73, Göteborg (Svedio). Prezo 0.75 kr. sv. 40 pĝ. dukolora kovrilo, broŝ. Formato 16×23 cm. — Tiu broŝuro varbas ne nur por Sovetio, sed estas samtempe bona poresperanta propagandilo. Sur ĉiu paĝo de la libreto evidentiĝas, ke neniu alilanda vojaĝanto tra Sovetio (escepte se li scipovus la rusan lingvon) povus utiligi iom simile larĝe la restadon k studadon en la lando, kiel esp-isto. Kiel la aŭtoro esprimas en la antaŭparolo, li dediĉas la broŝuron al la sovetia esp-istaro kiel dankon por ilia bonkoreco k vera kamaradeco. La priskribo estas riĉe ilustrita k viveca. La lingvo estas bona. Cetere tio ne mirigas, se ni legas enkonduke, ke lertaj sovetiaj esp. K-doj kiel Nekrasov, Nikolskij k. a. trarigardis la manuskripton. Ĝi estas, resume, tre valora propagandilo, kiun havigu al si ĉiuj K-doj. — N. B.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»:

Tagblatt, Linz, 21. 4., Krizo en la ora lando (183); Le Mutilé (Militviktimo), Paris, apr., Oni petas volontulojn; L’Effort, Lyon, 15. 3., Faktoj k kom. (178); Le Métallo, St. Etienne, 1. 2., Sind. mov. en Norv. (159), Le Syndiqué du Centre, Bourges, feb., El Hung. (173); De Tribune, Amsterd., 29. 2., Lab-isto Saviĉev en kuracloko, 8. 3., Tago el mia vivo (Nesvitajlo); Tagblatt, Linz, 17. 3., Virino en Persio, 26. 3., El Estonio, 6. 4., Klasbat. en Jap. (177), 28. 3., En Japanio (179), 17. 3., Kiel oni min helpis dum malsato, 23. 3., Negra lab. mov. (170), 7. 2., faŝismo en Meks. (170), 7. 2., El sendep. Estonio, 6. 2., El Portug., 14. 12. 27, El sendep. Irlando, 10. 2., Vizaĝkovrilo (Parantecha).

Represis el «S. R.»:

Tagblatt, Linz, 1. 5., Situacio de prol. infanoj en Jap. k Ĉinio (marto).

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Naŝa gazeta (Nia gazeto), Moskvo, 1. 5. (alvoko en esp.); Accion Cooperatista, Barcelona, 11. 5.; Mysl, Varsovio (liberpens. gaz.), 7. 5. (pri peresp. enketo); Krasnoje Ĉernomorje, Novorossijsk, 5. 5.; Trudovoj Putj, Armavir, 6. 5.; (pri FEO-kongr. en Bourges:) Le Peuple, Paris, 12. 4., Le Républicain, Orléans, 14. 4., La Dépêche, Bourges, 11. 4., Le Syndiqué du Centre, Bourges, apr., L’Émancipateur, Bourges, 15. 4., L’Impartial du Centre, Bourges, 12. 4.

Peresper. artik. k leterojn presis:

Leninec, Rostov, 1. 5.; Krasnoje Znamja, Taganrog, 5. 5.; Krasnoje Ĉernomorije, Novorossijsk, 6. 5.; Nijegorodskaja Komuna, 1. 5.; Isvestija, Odessa, 1. 5., 6. 5.; Juna Gvardio, Odessa, 1. 5., 6. 5., Sächs. Arb.-Ztg., Leipzig, 10. 5.; De Tribune, Amsterd., 25. 4., 1. 5.; De Natuurvriend (naturamiko), A’dam majo; Tagblatt, Linz, 11. 4.

Pri la SAT-kongreso:

The Bournemouth Times, 11. 5., aperigis bonege aranĝitan detalan raporton de nia K-do Stay.

NIA POŜTO

5129. — La proponoj de la E. K. de SAT por solvi la problemon rilate al la por- k per-esperanta laboro, ne signifas, ke ni volas iel ajn trudi ilin perforte. La Estraro de SAT certe akceptos la dicidojn farotajn en Göteborg. Sekve vi devus direkti vian artikolon ne al «S-ulo», sed al «D.A.E.» por tie influi sur la G. L. E. A.-anojn.

9425. — Ne, ni ne aperigos viajn artikolojn: 1. tial ke en Polio jam ekzistas Lab. Esp. Asocio; 2. tial ke SAT ne estas kom. organizo, sed nur superpartia, kulturcela. Per viaj senpripensajoj vi nur povas helpi al neŭtraluloj en ilia disfamaĉo, ke SAT estas danĝera asocio, kiun la registaroj devas malpermesi. Tion ili jam atingis en pluraj landoj, ĉu vi deziras ankaŭ la samon en Polio?

Pol. Lib. Asocio. — Ni ne povas malŝpari lokon por disputo, kiu interesas nur poliajn K-dojn. Vi devas solvi tiun aferon en la kadro mem de la Lab. Esp. Societo.

5448. — Al via aroganta letero mi respondas ĉi tie. 1. Via postulo pri tuja respondo povus iel esti pravigita, se vi aldonus respondkuponon. Via «Tago» kun via foto aperos siavice. Aliaj K-doj sendis similajn artikolojn antaŭ vi k senriproĉe atendas sian vicon. Notu bone en la memoron, ke trudemo neniel povas efiki sur nin malobei al niaj gvidprincipoj. 2. Vian dramtradukaĵon vi devus sendi al Odessa, kie sidas la Literatur-Komisiono de SAT, ne al ni. Via postulo pri tuja eldono estas… amuza! 3. Ni dankas pro viaj bonaj pristilaj konsiloj k ĝentile petas, ke vi unue atentu ilin; vi ankaŭ tre helpus al ni, se vi skribus legeble. — E. L.

5448. — Via pk. de ?-a de apr., enhavanta kronikaĵon, estas absolute nelegebla. Indulgu niajn okulojn k klopodu skribi legeble.

10 439. — Ni ne komprenis la enhavon de via anekdoto. Unue ellernu la lingvon, antaŭ ol verki.

Iuelmultiuj. — Ni ne komprenis la signifon de «kunveturo» en la senco de vi uzita. Sekve ni devis supozi, ke ankaŭ niaj legantoj ne komprenos. Tial ni ŝanĝis la esprimon. Cetere, oni ne povas fidi al nacilingvaj vortaroj en tio, ĉar ili kelkrilate estas malperfektaj.

11 899. — Via artikolo entenas tro da vortoj k frazoj, kies precizan sencon ni ne sukcesis eltrovi; sekve ni ne povas korekti k utiligi vian skribaĵon. Vi certe povos akiri fundan konon de nia lingvo, sed necesas, ke dum kelka tempo vi ĝin ellernadu.

11 325. — La senditaj versoj estas sufiĉe bonaj, eĉ presindaj. Sekve ni okaze uzos la unu aŭ alian, k vi povos kuraĝe daŭrigi verki poemojn, ne riskante fiaski. Sed estu singardema, ne kreu artefarite, sed laŭ interna emego, kiam vin vokas la «muzo».

11 753. — Via lasta art., same kiel la unua, estas absolute nekomprenebla, ĉar vi ne konas la gramatikon. Sekve ellernu unue funde la lingvon, k nur poste komencu verki ion. — Red.

10 608. — Via anonco kostas 3 rubl.

Adm.

[REKLAMO p.8] ATENTU! Sebastopola Soveto de Sindikatoj dez. seriozan k. daŭran koresp-adon kun profesiorganizoj de ĉl. pri metodoj de profesilaboro, pri ekonomia k. kultura priservado de membroj. Resp. garantiata. Adr.: Sebastopolo, Dvorec Truda, Rajprofbjuro.

[REKLAMO p.8] Helpu K-doj! La esperanto-kursanoj de Pirmasens aranĝos la 20. 6. 28 letervesperon. Ni petas la tutmondajn Gek-dojn sendi al ni L, PK, PI bfl. pri ĉ. temoj. Resp. gar. Adr.: Richard Göttel, Christiansgasse 8, Pirmasens (Pfalz).

[REKLAMO p.8] ISK — Internacio de Socialista Kunbatalo — La politika revuo por la klaskonscia laboristo. Ĝi aperas monate kaj pritraktas ĉiam aktualajn problemojn de l’ klasbatalo montrante la veran karakteron de la kapitalismo kaj la necesajn paŝojn por forigi la ekspluatadon. — Tiu ĉi revuo estas gravega batalilo por niaj socialistaj ideoj kaj devas esti abonata de ĉiu aktiva K-do. Abonprezo kvaronjare nur 0,60 mk. g. Provekzemplerojn vi senpage ricevos de «ISK»-Expedition, Schlüchtern Nr. 4 (Bez. Kassel), Germanio

ENHAVO:

paĝo
Fortigu nian Eldon-Kooperativon! 279—80
Pri utopia romano 280
«Dua Manĉestr» 280—81
Vojaĝaj impresoj el suda Ameriko 281
Fervojista senlaboreco en Samara 281—82
Pri instruado en Polujo 282
Tago el mia vivo 282
Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo 282—83
Forkuro el la «fremdula legio» 283
La dek devoj de la sindikatano 283
Tra Esperantio 284—86
Anoncoj 286

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 192, 7 de juny de 1928

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

4-a Jaro. N-o 192 — APERAS [S.A.T.] SEMAJNE — 7. Junio 1928

[BILDO p.1 | 44,3,57,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerchner

FAŜISMO KAJ VATIKANO

Depost sia potenc-konkiro la faŝismo ne ĉesas teni la plej bonajn rilatojn al la Eklezio kaj la Sankta Seĝo. La registaro de Musolini rekonis la katolikismon kiel ŝtatan kulton. Ĝi respektis la romanajn tradiciojn kaj defendis la simbolojn de la religio. La nomo de dio denove estas aplikata en la oficialaj ceremonioj. La portreto de Kristo pendas en la tribunaloj kaj lernejoj, kaj la kruco estas restarigita en la Koloseo kaj sur la Kapitolo. La religia instruado fariĝis deviga en la elementa lernejo. La pastraro estas liberigita je pli pezaj militistaj devoj. Fine kelkaj religiaj festoj estas transformitaj en naciajn festojn, por kiuj la laborinterrompo estas leĝe fiksita. Aliparte, ĉiuokaze, la membroj kaj reprezentantoj de la registaro multobligis la pruvojn de respekta cedemo antaŭ la religiaj aŭtoritatoj. Interalie la «duce» donacis al la vatikana biblioteko la riĉan kolekton da libroj, manuskriptoj kaj dokumentoj de l’ palaco Chigi. Siaflanke la Eklezio kaj la Sankta Seĝo ne restis malsentemaj je tiom da komplezemo. Ripete, la kardinaloj komplimentis la meritojn de l’ ĉefo de la registaro. La papo mem deklaris, post la atenco de Bolonjo, ke la tuta Italio ektremis pro indignego kaj abomeno ĉe la freneza atenco, preparita kontraŭ «la homon, kiu tenas kun rimarkindaj forto de animo kaj kuraĝo la bridojn de la ŝtato». En tiu ĉi momento cetere la reciprokaj indulgoj ŝajnis plej naturaj. Faŝismo kaj katolikismo kredis povi samsenti en la sama spirito de konkordo kaj frateco. Ĉu ili ne estis movataj ambaŭ de la samaj sentoj pri ordo kaj hierarkio? Ĉu la du potencoj ne estis bazitaj sur la samaj principoj de absoluta disciplino kaj aŭtoritato?

Tia estis la roma atmosfero de 1920 ĝis 1926. Cetere, en tiu tuta periodo la faŝismo ankoraŭ ne precizigis sian doktrinon. Dume, iom post iom la konceptoj, la spiritostato, la filozofio de l’ nova reĝimo videbliĝas. En ĉiu plua tago la riskema politiko preciziĝas, kaj sur la disrompaĵoj de l’ malnovaj ideoj de l’ liberalismo stariĝas politika aŭtoritatismo unu el la plej absolutaj. Samtempe, en tuta Italio, la plej arda naciismo penetras la moralajn kaj sociajn valorojn. La imperialista ideo aperas. La faŝista ŝtato konstruiĝas.

La proleta klaso ne povas senpasie, sen kolera indignego paroli pri tiu reĝimo de teroro, ĉar jam tro multajn viktimojn ĝi oferis, kiujn dronigis en sango la faŝistaj ekzekutistoj. Kaj pliaj vivoj aktuale estas minacataj . . .

Aliel rilatas al tiu reĝimo la Eklezio kun sia potenca aparato. Oni ne devas forgesi la persistan celadon de la roma eklezio, ne nur regi la spiritojn de la homoj per sia dogmo, sed ankaŭ akiri materian potencon. Ni memorigas pri la klopodoj de la paparo dum la mezepoko, krei tutmondan regnon teokratian, en kiu ili estus tutpovaj regnestroj. Ili fiaskis. La princoj restis venkantoj. Sed la papoj neniam rezignis je sia celado al absoluta superregado ne nur spirita, sed ankaŭ materia. Aliflanke la papoj devas atenti la katolikan «ŝafidaron», siajn regatojn. Tiuj lastaj prezentas amason tutmondan; ne estas superpezo en Italio. Sekve la Sankta Seĝo vole-nevole devas iel proprigi al si supernacian vidpunkton, dum la faŝismo mem estas esence nacieca. Fakte la Eklezio en sia italia parto estas trafita de la faŝist-idea marĉo: se ne la duagrada klerikularo tenas sin en rezervo, la episkoparo italia preskaŭ unuanime manifestas plej klare siajn aprobajn sentojn al la faŝismo. — De tiam ĝi serioze konsideras la danĝeron esti influata, kiom ajn malmulte, de la faŝismo. Fidela al sia opinio kaj sia doktrino, kiuj ĝin malhelpas submetiĝi al iu ajn ŝtato aŭ politika partio, ĝi volas montri, ke nenio pravigas kredi, ke ĝi aprobas senrezerve la faŝistan reĝimon. De tiu momento, la lerteco de Musolini puŝiĝas je la intenco de la Sankta Seĝo nepre malhelpi antaŭ la mondo eĉ la plej malgrandan konfuziĝon. La Vatikano ne timas de tiu momento rimarkigi nombron da konfliktoj inter la doktrinoj aŭ metodoj faŝistaj kaj katolikaj. La musoliniaj reformoj iris sub la pligrandigan vitron. Post publikigo de la Laborĉarto¹) la papa organo rapidis rimarkigi, ke tiu ĉi novigaĵo ne akordiĝas «kun la kristana koncepto pri la ŝtato kaj la individua libereco». La faŝista iniciato publikigi grandan nacian eldonon de la verkaro de d’ Anunzio estas publike malaŭdita de Pio XI-a. Lastdata polemiko permesas konstati, kiom riĉa je opozicioj kaj konfliktoj estas la problemo de l’ rilatoj inter la katolika Eklezio kaj la faŝista ŝtato.

Unu el la ĉefaj teoriistoj faŝistaj

¹) Konstitucia dokumento pri laborreguligo, kiu estas tradukita esperanten kaj estas disvastigata (parte senpage) en UEA-rondoj.

— pàgina 2 —

288 — SENNACIULO

Gentile, instruministro, ne sen disreviĝo, plendas pri la fakto, ke la reprezentantoj de la religio ne kontentiĝas, en la lernejo, pri la cedoj de l’ ŝtato. Timante, ke la katekismo, mortigis en Italio la pensliberecon, li subtenis kontraŭ la Eklezio kaj nome de la faŝismo la tezon pri racionalismo kaj filozofi-scienca liberalismo.

La papa organo kontraŭ tiu ĉi atako ne respondis malpli fajre, memorigante unue, ke la ŝtato mem volis, ke la lernejo ne estu senreligia, sed katolika. Kaj tiel ĝi rezonas: «La lernejo ne nur estas elementa, ĝi estas meza, ĝi estas supera kaj konsekvence devas esti religia de komenco ĝis fino. Oni ne povas interrompi la studadon en momento, kiam la junuloj eniras la vivon. Oni ne povas akcepti pendolan edukadon, balanciĝantan inter la religio kaj la neado, inter la rivelita (malkaŝita) vero kaj la kritiko, inter la opinio per la fido subtenata aŭ renversata per la senbrideco, inter la certeco kaj la dubo, inter la ordo kaj la anarkio . . .»

Tiel same rezonadis la papo en la nova konflikto pri la edukado. Li kritikis la faŝistan ŝtaton, ĉar ĝi praktikas «veran monopolon sur la edukado de l’ junularo, ne nur fizikan, sed moralan kaj spiritan». Efektive la faŝista ŝtato konsideras la edukadon kiel esencan ŝtat-funkcion kaj kiel garantion de daŭrado por si mem. Per la «legioj», gimnastiko, lernejo kaj sporto ĝi volas forĝi la pensmanieron kaj la korpon de l’ infano rigarde al la superaj bezonoj de la patrio. La infano apartenas antaŭ ĉio al la ŝtato. — Al tiu tezo de Musolini respondis la papo, ke li por la Eklezio tute ne postulas monopolon de l’ edukado, sed simple la kristanan formadon de la junularo. Temus do resume harmoniigi en kohera tuto la du edukajn funkciojn de l’ Eklezio kaj de l’ ŝtato. Sed ĝuste tie kuŝas la granda malfacilaĵo. Ĉar kiu diras «morala edukado», kiel ĝin depostulas la reĝimo, diras necese «edukado de l’ tuta animo».

Funde, la konflikto turniĝas ĉirkaŭ la fenomeno de l’ naciismo. La tutmonda tendenco katolikara estas tre klare kontraŭfaŝisma. Sed ĉar la papo kaj granda parto de la administrantaro de l’ Sankta Seĝo estas mem italoj, ili estas tre singardemaj, ĉar kondamni en Italio la naciistan doktrinon, signifus ne nur konfuzi kelkajn konsciencojn, sed dividi la nacion . . .

En tiu konflikto la proleta klaso nature nur ludas tre pasivan rolon. Ambaŭ doktrinoj, la religia kiel la faŝista, estas same reakciaj kaj same kontraŭbatalindaj. Sed ni certe ne povas kaŝi nian ĝojon, rimarkante, ke en lando, kie momente la Proletaro estas kondamnita al absoluta pasiveco, du potencoj intermalpaciĝas pro la potenckonkiro. La ambaŭparta fortokonsumo pligrandigos nepre la ŝancojn de l’ Proletaro pri estonta renverso de l’ reganta reĝimo en Italio.

★

Ribelulo amita de la laboristoj

Vilhelmo D. Haywood (Hevud) mortis en Moskvo la 18-an de majo. Li longtempe restis en la Kremla Hospitalo, suferante je arteria sklerozo¹). Oni atendas lian enteriĝon sur la Ruĝa Placo apud la tombo de Lenin.

[BILDO p.2 | 39,34,51,47] Portreto de Vilhelmo D. Haywood, viro en kostumo kun kravato.

Miloj da laboristoj funebros la morton de la fama amerika revoluciulo. Haywood estis amerikano el la okcidento kaj travivis kiel metal-ministo la malkvietegajn tagojn de la grandaj strikoj en Kolorado, Idaho kaj aliaj lokoj. Li komencis labori en la minejoj, kiam li estis naŭjara. Li fondis kaj gvidis la Western Federation of Miners (Okcidenta Federacio de Ministoj), la organizon de kupro-, oro- kaj aliaj metal-ministoj. Sub la gvidado de Haywood tiu ĉi organizo famiĝis pro la riskema batalspirito de siaj anoj, el kiuj multaj estis «hobo»-(vagist-)ministoj, «flosantoj», kiuj vagis de loko al loko, laborante en tiu ĉi danĝera metio.

Kune kun Moyer kaj Pettibone, Haywood devis travivi juĝan ekzamenon pro mortigo — tipa amerika «frame up» (trompa afero), sed estis trovata senkulpa. Pettibone mortis baldaŭ poste, kaj Moyer nuntempe estas malamata reakciulo.

Haywood — «Granda Vilĉjo», kiel li ame estis nomata inter centmiloj da usonaj laboristoj — frue aliĝis la Socialistan partion de Usono kaj estis dum multaj jaroj plenum-komitatano. Li forlasis la partion post la dekstraflanka venko, kiam la fama Sesa Regulo, kiu permesis rektan agadon («direct action») estis forstrekata el la partia konstitucio. Sed Haywood plej bone estas konata pro sia laboro en la I. W. W. (Industriaj Laboristoj de la Mondo)-movado, kiun li helpis starigi kaj kies sekretario li estis dum multaj jaroj. Li gvidis kun aliaj IWW-estroj la famajn strikojn de Laŭrence, Petersen, Mc Kees Rocks, Mesaba Range kaj aliajn.

En 1918 li ricevis, kune kun naŭdek sep aliaj, malliberigan punon da dudek jaroj pro «ribelo». Post du jaroj li estis liberigata, dum oni procesis lian apelacion. Perdinte la apelaci-proceson, li forkuris al Sovetio, kie li loĝis depost tiu tempo kiel politika rifuĝinto . . .

Li estis unu el la plej bonaj oratoroj de la tutmonda laborista klaso. Pli ol du metrojn alta, kun grandegaj ŝultroj, li estis okulfrapa viro, starante sur estrado. Li parolis per plenaj, sonantaj tonoj, ŝimple kaj sincere, kelkfoje atingante verajn altaĵojn de nestudita, pasia elokventeco. Escepte Debs, neniu en Usono povis teni aŭskultantaron kiel «Granda Vilĉjo».

Tradukis el «Sunday Worker» (Dimanĉa Laboristo) 8048.

¹) Malmoliĝo de la histoj.

★

Faktoj kaj komentoj

Unueco!

Estas konate, ke socialdemokratoj kaj komunistoj vivas en malpaco. Sed ke ili eĉ uzas la pafilojn kiel argumentojn, estas plej bedaŭrinda fakto. Tio okazis la 1-an de majo en Polio. Kaj tio okazis antaŭ la balotoj en Hamburgo. Komunistoj moviĝis sur ŝarĝaŭtomobiloj tra la stratoj, por varbi por siaj kandidatoj. Proksimume 20 socialdemokratoj, revenintaj de propaganda manifestacio, ripozis en gastejo, kiun preterveturis la komunistoj. Komenciĝis la kutima insultado, kaj subite ekkrakis la pafoj. La komunistoj havis kvin vunditojn, unu socialdemokrato estis mortpafata. Nun ĉiu partio asertas, ke la alia pafis unue.

«Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!» estas nia devizo. Sed malproksimaj ni estas de la celo! Tiu okazintaĵo denove montris tion. Kia ĝojo por la kapitalistoj, ke la laboristoj inter si mem uzas la pafilojn! Laboristoj, kiuj havas sufiĉe da kaŭzoj, por malbeni la militon, mem pafis al siaj propraj klasfratoj. — Proletoj, K-doj, nur kune batalante ni povos venki la komunan malamikon!

(2105)

*

La venengaso en Hamburgo

En iu kemia fabriko de Hamburgo tri kaldronoj plenaj je fosgenfluidaĵo eksplodis kaj kovris en densa gasa nubo alian urboparton loĝatan de laboristoj, semante morton kaj malsanon. 14 personoj mortis kaj 200 estis transportataj en la hospitalojn.

Tiu okazo nur donas palan bildon pri la vera efiko de la kemio en venonta milito. La intensa produktado de venengasoj montras, kiom hipokritaj estas la belparoloj pri paco interpopolara.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 289

HODIAŬAJ ĈININOJ

Antaŭ 20 jaroj en imperiestra Ĉinio aperis leĝo pri enkonduko de virina klerigado. Ĝi estis la unua lumradio en la netravidebla mallumo, kiu ĉirkaŭis la ĉinian virinon. En la sankta konfuciana libro Li-czi estas dirite: «La virino devas ĉiam esti regata de la viro. Dum la infanaĝo ŝi obeas la patron kaj la fratojn, depost la edziniĝo — la edzon, kaj vidviniĝinte — la plej aĝan filon.» Tiel la religio fiksis la sklavigon de la ĉinino.

Multe da tempo pasis depost tio. La ĉinia virino havis multajn venkojn. Ŝi ĉesis esti obeema sklavino, ŝi akiris por si la rajton, egale kiel la viro, kleriĝadi, okupi sin per memstara laboro, memstare elekti al si la edzon, partopreni la politikan kaj socian vivon.

Hodiaŭ en Ĉinio ĉe lernotabloj sidas proksimume duonmiliono da junulinoj. Oni konas jam multe da virinoj kiel juristojn, kuracistojn, inĝenierojn. Jam ekzistas ĵurnalistinoj, bank- kaj kontor-oficistinoj kaj eĉ aviadistino (f-ino Ĉu el Kantono). La ĉinino forĵetas de siaj ŝultroj la restaĵojn da malkuraĝo kaj timemo, kulturitajn de jarcentoj da sklaveco. Nun ŝi estas decidema, kuraĝa kaj energia.

En la grandaj industri- kaj havenurboj Ŝanhajo, Tiansin, Uhan, Kantono oni preskaŭ ne plu vidas la malnovmodan nacian virinkostumon. Nur iafoje preterpasas maljunulinoj en bluaj pantalonoj, balanciĝante pro kripligaj, etaj, lignoŝuoj. La ĉinia urba burĝa virino aspektas kiel iu tipa «miss» (fraŭlino) el avenuo de Nov-Jorko aŭ Ĉikago. Kompreneble ŝi ŝatas sporton, energie skuas la tonditajn harojn kaj portas mallongan jupon.

Sed tiaj virinoj ĉesis esti la kerno de la vera ĉinia virinmovado. La burĝaj ĉiniaj feministinoj atingis kontentiĝon de siaj postuloj, ili transformiĝis en lojalan opoziciularon, simile kiel en la okcidentaj landoj. Sufiĉas pasigi unu horon ĉe tagmanĝo en ajna hotelo de Pekino aŭ de «Ŝanhaja» kolonio, por eksenti tion. La emancipitaj ĉininoj kun la junuloj elmontras dum la interrompoj inter la manĝoj neordinarajn kapablojn por elturnadi la kalkanojn kaj la genuojn. La modernaj dancoj iĝis por ili kultur- kaj progres-mezuriloj. Ili elviciĝis el la luktado.

Sed ni ekrigardu ien en vilaĝeton, kuŝantan 100 kilometrojn de Ŝanhajo aŭ Kantono. La homoj kiel formikoj svarmas en malvasta multhoma vilaĝo. Ili laboregas por plenmano da rizo por la familio de sunleviĝo ĝis sunsubiro. Ĉi tien ne penetris la civilizacio. Kaj se eĉ ekzistas lernejo, en ĝi sidas malnova «Lao-fu-cza» — klasika lernejinstruisto kun bambua bastono, inspiranta al la geknaboj terurojn kaj estimon. Li malgaje kaj tedite encerbigas al ili komplikajn kaj ne tute kompreneblajn sentencojn de la antikvaj saĝuloj. La knabinoj ĉi tie forestas. La vilaĝana knabino ĝis nun ne jam konkiris al si la rajton kleriĝi. Kiel antaŭe, la gepatroj edzinigos ŝin sen ŝia konsento, fianĉinigas ŝin preskaŭ dum la frua infanaĝo. La edzo tenas ŝin kaŝita, kaj se li posedas monrimedojn, li prenas ankoraŭ konkubinon¹).

En la urboj la situacio ne plibonstatas. Oni nur bezonas unu horon forlasi la asfaltajn trotuarojn kaj brilegantajn magazenajn montrofenestrojn de la centrurbaj stratoj. Necesas trapaŝi malpuran mallumon de apudurbaĵoj, viziti kabanetojn similajn al tomboj, por ekvidi kaj kompreni, kiel vivas la virino de ĉinia malriĉularo. La emancipo ne ekzistas por ŝi. La laboranta ĉinino vivaĉas en aĉaj loĝejoj, en malpuro, malsato kaj mizero. Kion signifas por ŝi la fruktoj de la civilizacio? Antaŭ ĉio ŝi estas malsata kaj ĉifonvestita!

Sed tiuj ĉi amasoj jam antaŭenmovis sian avangardon, kiu konsistas el laboristinoj de fabrikoj kaj laborejoj. Kaj ili jam okupis honoran lokon en la historio de la ĉinia revolucio. Dum la bataltagoj en somero 1925 en Ŝanhajo tri junaj studentinoj mortfalis kiel unuaj viktimoj. Kiu vidis dum tiuj tagoj la vizaĝojn kaj okulojn de la malsatsuferantaj laboristinoj, kiuj paŝis rekte kontraŭ la anglaj maŝinpafiloj, tiu scias, ke la estonto apartenas al ili. El malhelaj truoj, el polvoplenaj metiejoj la ĉiniaj laboristinoj iel sukcesadas trafi la lernejojn. Post la peniga tuttaga laboro kontraŭ 25 cendoj tage, manĝinte plenmanon da rizo kun akvo, la juna ĉinia knabino diligente sidas la tutan vesperon en vesperlernejo. Ŝi lernas avide, konsciante, kiom valoras la scioj por ŝia liberiĝo. Ŝi komprenis nun, ke plena liberiĝo de la laboranta virino estas ebla nur tiam, kiam ŝiaj kunfratoj-laboruloj prenos la regpovon kaj tial ŝi volonte eniras la vicojn de la klasbatalaj proletaj organizoj.

Men-lin. Trad. laŭ «Pacifik-Oceana Stelo», Ĥabarovsk, V. Bajenov (1367).

¹) kromvirinon.

[REKLAMO p.3] SUB RUĜAJ STANDARDOJ. Impresoj kaj travivaĵoj en Sovetio de Einar Adamson (Göteborg). Prezo inkluzive afranko: 0,75 mk. g. Aĉetebla ĉe la Adm. de SAT en Leipzig

TAGO EL MIA VIVO

Malofte oni legas «Tagon» de edziniĝinta esperantistino; tial mi ankaŭ volas priskribi mian «tagon». Mi estas edzino, mia profesio estas oficistino, sed momente mi estas senlabora. Nia familio konsistas el la edzo, 34-jara, la fileto 3-jara, la patro 74-jara kaj la patrino 55-jara. Mi elitiĝas je la sepa matene kaj preparas la matenmanĝon por mia edzo. Poste mi ordigas nian loĝejon, kiu konsistas el kvar ĉambroj, kaj la patrino samtempe preparas la tagmanĝon. Ĝis tiu horo la tempo pasas tiele: mi iras aŭ al la sindikatejo de PTT-laboruloj (poŝto-telegrafo), kies membro mi estas, por praktiki skribmaŝinon, aŭ mi promenadas kun mia fileto, aŭ mi restas hejme kaj kudras por la familio.

Ĉiumerkrede mi vizitas la esperantistan klubon. Tie mi gvidas rondeton por komencantoj. En la klubo mi parolas, legas ĵurnalojn kaj propagandas esperanton inter la klubanoj. Tiu ĉi klubo estas nomata «Centra laborista klubo», kaj ĝi unuigas kvar unuiĝojn, tiujn de la konstrulaboristoj, presistoj, ledistoj kaj nutraĵ-laboristoj. Ĉiumarde mi vizitas lernejon de politika ABC-o, kaj unu fojon monate mi ĉeestas kunsidon de virinoj, ĉar mi estas delegita de virinoj de poŝto-telegrafo kaj devas raporti al ili pri tiuj ĉi kunsidoj. Jam je la naŭa vespere mi revenas. Mi trinkas teon kaj unue legas lokan ĵurnalon kaj poste esperantajn ĵurnalojn kaj gazetojn. Interesajn gazetojn mi legas laŭtvoĉe por miaj familianoj: ili tre interesiĝas pri la eksterlanda vivo. Se mi ne havas novajn ĵurnalojn, mi korespondas aŭ skribas artikoletojn aŭ versaĵojn por la murgazeto de poŝtotelegrafo. Mi estas kunlaborantino de la murgazeto (t. n. «stenkor»).

Ofte mi iras kun la edzo en poŝtklubon, kie okazas kunvenoj kaj koncertoj. Se mi havas monon, mi vizitas kinon aŭ teatron kun mia edzo aŭ la patrino. En provizora laboro min anstataŭas mastrumante mia patrino. Je la dudekkvara mi enlitiĝas. Somere mi ekskursas kamparon, arbaron, boatpromenas kaj malofte restas en ĉambro. Du semajnojn mi travivas en ripozdomo, kie mi tute ripozas de urba vivo. Tiel pasas mia edzina vivo.

6289, Sovetio.

Ni ne povos prave fanfaroni pri la prospereco de nia movado tiom longe, kiom «Sennaciulo» ne eĉ havas 4000 abonantojn.

K-doj! Ĉu do vi ne komprenas la gravecon de la gazetaro en nia epoko?

Varbu, varbadu abonantojn!

— pàgina 4 —

290 — SENNACIULO

Buĝeto de medicina laboranto en Sovetio

Centra Komitato de la profsindikato, unuiganta laborantojn, okupatajn en diversaj medicinaj institucioj (kuracistoj, ties asistantoj, flegistoj, ruĝkrucanoj ktp.) faris statistikan studesploron pri la buĝeto de mezkvalifikita sindikatanaro.

La rezultoj de tiu ĉi studesploro estas kompareblaj kun tiuj de la samspeca studesploro, kiun oni faris en la jaro 1924, t. e. antaŭ preskaŭ 4 jaroj. La komparo konstatigas, ke la meza enspezo de l’ familio, prezentanta meznorme la familion de mezkvalifikita laboranto, pligrandiĝis je 40% en preskaŭ ĉiuj regionoj de Sovetio, kie estis objektoj de la enketado.

La plej alta cifero de opa buĝeto por la tuta familio estis konstatata (en marto 1926) en Tiflis, — 108,02 rubl., kaj la plej malalta en Tambov — 63,85 rbl. La plialtiĝo de la salajraro esprimiĝas je 35%; la ceteraj 5% de la buĝeta pliiĝo konsistas el la enspezo per vendo de siaj havaĵoj, monhelpoj de parencoj k. c.

La studesploron karakterizas jenaj ciferoj de ĝia statistika bazo: Kvanto da familioj, loĝantaj en diversaj regionoj, kies buĝetoj estis studataj: 81. Meza kvanto da familianoj, kiuj konsistigas meznorman familion: 3,06 homoj. La kvanto da plenaĝuloj en meznorma familio: 2,24 pers. La kvanto da personoj en sama familio, kiuj ricevas salajron: 1,21.

La analizon de familia buĝeto esprimas jenaj tabeloj:

1. Elspezoj. En marto de jaro 1926

Nomoj de kategorioj Sumo en ĉerv. rbl. %
1. Lupago por la loĝejo 5,20 6,5
2. Hejtiloj kaj lumigado 6,93 8,6
3. Nutrado (por tuta familio) 40,53 50,4
4. Alkoholaĵoj 0,34 0,4
5. Tabako, fumaĵoj, alumetoj 0,80 1,0
6. Vestaĵoj kaj ŝuoj 10,74 13,3
7. Kudrado, flikaĵoj k div. tualetaĵoj 2,44 3,1
8. Lavado de vestoj 1,02 1,3
9. Higienaĵoj 0,63 0,8
10. Kuracado kaj medikamentoj 0,29 0,3
11. Mastrumaĵoj 1,39 1,7
12. Gazetoj, ĵurnaloj k literaturaĵoj 0,57 0,7
13. Klerigado de infanoj 0,58 0,7
14. Teatro k. c. kulturaj plezuroj 0,80 1,0
15. Kotizo al profsindikato 1,12 1,4
16. Diversaj elspezoj de soci-politika karaktero 0,74 0,9
17. Monhelpo al parencoj 1,20 1,5
18. Elspezoj por la propraj entreprenoj 0,45 0,5
19. Religio 0,02 0
20. Ceteraj elspezoj: pago pro ŝuldoj %-aĵoj de pruntoj k. s. 4,73 5,9
21. Neregistritaj elspezoj 0,59 0
Sume: 81,08 100

Suma enspezo de unu laborulo el la kategorio de mezkvalifikitaj personoj (kuracistaj asistantoj, flegistoj) en marto 1926 estis 56,99 rbl., la salajro atingis 42,80 rbl. monate.

2. Enspezoj (por unu meznorma familio)

Kategorioj de la enspezoj Sumo en ĉerv. rbl. %
1. Salajro de familia ĉefo 49,60 61,2
2. Honorario, ricevata per privata praktikado aŭ dungiĝo de la eksteroficaj laborejoj 1,70 2,1
3. Monhelpo kaj kompensaĵoj el la asekura kaso 1,75 2,2
4. Ceteraj enspezoj de familia ĉefo 1,65 2,0
5. Salajro de aliaj laborantaj familianoj 7,27 9,0
6. Eventualaj enspezoj de la familianoj 1,82 2,3
7. Enspezo per produktoj de la propra mastrumado 0,16 0,2
8. Vendo de propraj havaĵoj 1,04 1,3
9. Prunteprenoj ĉe interhelpa kaso 1,42 1,8
10. Prunteprenoj ĉe privatuloj 4,16 5,1
11. Kredito ĉe butikoj kaj kooperativoj 1,49 1,9
12. Monhelpoj de parencoj 0,84 1,0
13. Ricevitaj el ŝparaĵoj kaj havataj provizoj 6,27 7,7
14. Ceteraj enspezoj 1,75 2,2
15. Neregistritaj enspezoj 0,16 0
Sume: 81,08 100

La buĝeto de nuna jaro supozeble neniom diferencas de la tabelaj ciferoj por 1926. Projektante la ŝtatan buĝeton por 1928 oni stabiligis la antaŭajn normojn de la salajro. La dekretita salajro por kvalifikitaj personoj (helpkuracistoj kaj ĉekuracistaj asistantoj) varias laŭ tarifaj zonoj en diversaj teritoroj inter limoj de 37—50 rbl., por flegistoj inter 27—39 rubloj.

Bedaŭrinde mi ne disponas nur fidindajn statistikojn pri antaŭmilitaj buĝetoj de samaj laboruloj, sed sufiĉas noti por tarifa komparo, ke antaŭ la milito kuracista asistanto loĝanta ĉe la kuracejo, ricevis monatan salajron de 35 rbl. plus senpaga loĝejo kun la tagmanĝo. Tiu salajro estas ekvivalenta je 70 rbl. ĉervoncaj (laŭ proksimuma, t. e. rondcifera indekso).

Laŭ oficialaj materialoj elĉerpis (3637).

Al kelkaj korespondantoj

Okaze de la publikigo de mia studo pri Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo, mi ricevis sufiĉe multe da leteroj. Ĉiuj korespondantoj konsentis, ke la temo estas tre interesa kaj devas esti sufiĉe larĝe pritraktata. Sed kelkaj opinias, ke tiu felietona publikigado ne estas oportuna; ili deziras, ke la verkaĵo aperu libroforme, ne en «S-ulo».

Bedaŭrinde jam ne mankas manuskriptoj tute pretaj, kiuj atendas sian apervicon. Niaj eldonfortoj estas ja malgrandaj. Sekve ni ne scias, kion decidi. Estas evidente, ke se la granda plimulto da legantoj ne ŝatas tiun felietonan publikigadon, ni tuj rezignos. Ne estas en tio ia ajn domaĝo. Mi ja atingis la finon de la unua parto de la studo kaj tiu unua parto — same kiel la du aliaj — formas en si unu tuton.

Antaŭ ol iel ajn decidi, mi atendos koni la opinion de la Legantaro.

Hodiaŭ mi nur diru, ke laŭ mia plano, la partoj pri Internaciismo kaj Sennaciismo estos pritraktataj sammaniere kiel la unua pri Patriotismo. Mi celas pruvi, ke la Internaciismo estas nur ia kompromiso inter diversaj naciismoj, ke tia kompromiso ne estas kontentiga solvo de l’ problemo, ke nur la sennaciisma vidpunkto estas racia kaj ĝusta.

Mi kredas, ke simila pritraktaĵo ne estis ĝis nun farita en iu nacia lingvo. En multaj verkoj oni ja povas trovi pli malpli nebulajn aludojn idealismajn pri tutmonda respubliko, pri mondcivitaneco k. s.; sed nenie mi vidis la demandon priparolitan sufiĉe amplekse kaj iel konkrete. Pri tio mi ŝatus koni la opinion de ĉiuj interesatoj. Kritikojn, rimarkojn, konsilojn mi volonte akceptos . . . E. L.

MONDVOJAĜO PER ESPERANTO

K-do Paul Posern el Döbeln (Germanio), 25-jara, entreprenos post kelkaj semajnoj mondvojaĝon per esperanto, traveturonte per biciklo Ĉeĥoslovakion, Aŭstrion, Jugoslavion, Bulgarion, Rumanion, Turkion, Persion, Hindion, Aŭstralion, Japanion, Amerikon, Eŭropon. Li intencas resti 2½ ĝis 3 jarojn, kaj ĉie paroladi en kaj por esperanto. Vidu ankaŭ la anoncon en tiu ĉi n-o.

Korektoj

Legu en n-o 191, pĝ. 285, 3-a kolono, 12-a linio de supre anst. «fakultativan» — «nedevigan». Ni erare uzis neoficialan vorton. Pĝ. 281 legu en la unua kolono, 30-a linio de malsupre: «kampo» anst. «tereno», same en 2-a kolono, 5-a linio de malsupre, ĉar tiu lasta vorto ne estas oficiala, kaj ĝia senco en nia lingvo ne difinita.

— pàgina 5 —

SENNACIULO 291

SENNACIULA SPORTA PAĜO

Kompilanto: Ad. Wendt, Leipzig O 27, Lange Reihe 11-a (Germ.)

PRAKTIKU KORPOKULTURON!

La sola kapitalo de laboristo estas lia sano, de ĝi dependas ne nur lia propra bonfarto, sed ankaŭ la sorto de liaj familianoj. Tial la konservo de la saneco por laboristo estas la plej necesa kondiĉo por lia ekzisto. Metodoj por ĝia konservo ekzistas tre diversaj. Proverbo diras: Kiu ripozas, rustiĝas. Tial ni movu la korpon kaj zorgu, ke la sanigaj fortoj de la naturo estu kontraŭmetataj al la malutiloj de la vivado en polvaj loĝejoj kaj laborejoj. Speco de l’ korpokulturo, entenante ĉiujn bonajn ecojn de aliaj korpekzercoj, estas la naĝado. Do ni aŭdu kion diras la estro de naĝsporta fako en Laborista Gimnast- kaj Sportasocio de Germanio:

Kial laboristo naĝadu?

de K-do H. B i e g e l, Leipzig

Unu el la korpekzercoj plej longe konataj estas la naĝado. Jam la prahomo devis aplikadi ĝin, por transiri la akvaĵojn, ĉar pontoj kaj ŝipoj ne jam ekzistis. Certe tiu naĝado tute ne similis la hodiaŭajn specojn de la naĝsporto, sed estis eble tia naturnaĝado, ekzercata samkiel grimpado kaj kurado.

Sed malgraŭ tio, ke naĝado estas efektiva aplikarto, estas konstatite, ke nur tre malgranda elcento da homoj estras ĝin. En Germanio nur 3—4% el la loĝantaro scias naĝi. Tamen Germanio havas precipe grandnombran naĝsportan organizon.

En «Laborista Gimnast- kaj Sportasocio» (Arbeiter-Turn- und -Sportbund) estas organizitaj ĉ. 67 000 naĝuloj. Kial do la praktikado de naĝado estas tiom grava por laboristo? Granda plimulto el niaj samklasanoj devas loĝadi en malgrandaj, senlumaj kaj senaeraj loĝejoj. Same la profesia laboro estas plenumata en mucidaj, kotplenaj ejoj. La laboro plejparte ankaŭ estas malpuriga.

Pro la loĝeja mizero kaj nesufiĉa salajro la sanstato de l’ Laborularo estas eksterordinare malbona. Maltroa nutrado kaj vivado en loĝejoj malvastaj, senlumaj, grave favoras malsaniĝon je rakito kaj tuberkolozo. Tiuj malsanoj pli facile estas kontraŭbataleblaj, se la korpo senpere ricevas lumon, aeron kaj sunradiadon. Sed naĝado postulas senvestigon de la korpo kaj ties kvazaŭ devigan elmeton al aero, suno kaj akvo. Do dum naĝado samtempe koincidas korpekzerco kaj

KIEL ĈI TIU NAĜULO

vi kontraŭnaĝos la fluon de la vivo,

[BILDO p.5 | 30,35,68,63] Linodesegnaĵo: naĝanto kun naĝĉapo kraŭlas tra ondoj; subskribo de la artisto en la malsupra parto.

se vi lernas kaj praktikas naĝadon en la

LABORISTA SPORTMOVADO

tutkorpa purigo. La intensa spirado dumnaĝa aerumas niajn mistraktitajn laboristajn pulmojn ĝis en la plej malcentraj pintoj kaj tiel profilaktas kontraŭ tuberkulozo. La aero tuj super la akvo estas perfekte senpolva kaj tial povas esti spirata intence per buŝo malferma.

Plua avantaĝo naĝada estas la utilo por la sangocirkulado kaj de organoj dependaj de ĝi.

Per la incito de akvomalvarmo la sango estas premata al la internaj angioj por reflui des pli forte al la eksteraj. Ĉar la refluanta sango estas grave pliriĉigita je oksigeno, ĝi pli bone povas nutri la muskolojn.

La tutkorpa rektigo, nepre necesa dum naĝado, tre favoras la sintenon de homo, ke do krom fortega laboro muskola, nepre laŭskema, la efiko por la tutorganismo estas kiel eble plej bona. Pro ĉio ĉi preskaŭ ne ekzistas dua korpekzerco por laboristoj, kiu tiom intense influas la korpon.

Menciata ankoraŭ estu speciala avantaĝo de naĝado: Kiu scias naĝi sekure, ne facile dronas. Sed naĝanto sufiĉe sekura povas savi aliajn homojn el drono, kaj tio estas la plej grandioza kaj nobla en la naĝmovado.

En Germanio dum la lastaj 15 jaroj dronis pli ol 70 000 homoj ĝis 24-jaraj, pli ol 90% el ili estis laboristoj. Tial praktiku naĝan sporton kaj lernu savadon en Laborista Sportunuiĝo.

Trad.: H e r g e s e l l, Görlitz.

La kresko de nia movado dependas de la aktiveco de nia anaro, kunlaboro al «Sporta Paĝo de S-ulo» antaŭenpuŝos la disvastigon de esperanto en sporta medio.

Esperanto marŝas!

La F a k k o m i t a t o por P i e d p i l k o en la Socialista Sport-Internacio Laborista eldonis K o n t r a k t o n trilingve: esperante, germane, france. Tio estas ĝojiga sukceso k bonega propagando por esp-o, en kiu la teksto estas unuavice presita. Bedaŭrinde la traduko montras kelkajn gramatikajn erarojn, kiuj cetere ne ĝenas la sencon. — R e d.

Malpermeso de la Praha Spartakiado

Kiel konate, la ĉeĥa sekcio de la Ruĝa Sportinternacio volas aranĝi en somero paralelan feston al Moskva Spartakiado. La festo, kiu devus okazi dum aŭgusto en Praha, nun laŭ dekreto de la reakcia ĉeĥa registaro estas malpermesita.

Motivita estas la malpermeso per la politika propagando, kiun kaŭzus la aranĝo. La stulteco de tia agado malnecesigas komenton!

— pàgina 6 —

292 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

Superpartieco

Se ni varbas al SAT senpartianon, li baldaŭ celas, ofte senkonscie, fari el nia organizo ian partion. Li provas trudi al ĝi taskojn, kiujn plenumi povas nur politikaj aŭ sindikataj organizoj . . .

Se partiano aliĝas, li simile celas, ke SAT akceptu kaj subtenu la politikon de lia propra partio. Kiel ĉiu scias, en ĉiuj partioj okazas bataloj inter diversaj tendencoj, kaj nia varbito emas eĉ enŝovi en SAT la vidpunkton de la tendenco, al kiu li apartenas en sia partio! . . .

Ĉiu observemulo ja povas fari tiajn konstatojn.

Por ke nia Asocio povu normale malvolviĝi, bone funkcii, kaj ludi sian propran rolon, nepre necesas, ke la supre menciita spiritostato malaperu el niaj vicoj. La SAT-anoj devas kompreni, ke nia peresperanta tutmonda organizo estas neniel komparinda kun politika partio; ke ĝi ne povas ludi rolon de sindikato; ke ĝi sekve devas havi tute apartajn taskojn; ke ĝia celo devas havi propran karakteron.

Estas vero, ke SAT celas utili al ĉiuj laboristaj organizoj klasbatalaj senescepte. Kiel do ĝi povas tion fari? Kiel anoj de diversaj inter si batalantaj organizoj povas kunlabori en sama asocio? Unuavide tio ŝajnas neebla. Kaj fakte ĝi estus tia, se la membroj havus eraran komprenon pri la celo kaj taskoj de laborista esperanta organizo tutmonda.

Ni celas utiligi praktike esperanton. Kion signifas tio? Tio signifas, ke per nia lingvo ni volas interrilati kun samcelanoj el ĉiuj landoj.

— Kiel povas tio utili al mia partio, al mia sindikato? eble demandos iu. Facila estas la respondo: Ĉu do via organizo ne celas kunligi internacie la laboristojn? Ĉu vi mem ne konvinkiĝis, ke via propra emancipiĝo dependas de la emancipiĝo de ĉiuj laboristoj en la mondo? Se vi estas ministo, ekzemple, ĉu vi jam ne spertis, ke la labor- kaj viv-kondiĉoj de viaj sammetianoj en aliaj mondpartoj influas sur viajn proprajn? Certe jes. Sekve vi havas intereson ekkoni pri tiuj kondiĉoj. Kaj se per esperanto vi ricevos ĝustajn informojn, vi konigos ilin al la estraro de via sindikato. Tion farante, vi ne nur praktike utiligos esperanton por la servo de via sindikato, sed plie vi pruvos per faktoj, ke simplaj laboristoj povas senpere interrilati laŭ tutmonda skalo; ke estas eble forigi jam nun la lingvajn barojn; ke la laboristaj organizoj povus ŝpari tempon kaj monon per la alpreno kaj praktikado de esperanto.

En iu politika Internacio oni preparas internacian kongreson. Gravaj demandoj kuŝas en la tagordo. Temas decidi pri nova orientiĝo de la tuta organizo. Akraj polemikoj okazas en ĉiulandaj partioj inter la diversaj tendencoj. Por akceptigi siajn tezojn, gvidantoj citas erarajn faktojn aŭ prisilentas ion gravan. Ili havas en la manoj la tradukaparaton de la partio; ili sekve povas konigi nur la faktojn, kiuj apogas ilian vidpunkton. Sed per esperanto vi estas ligita kun samtendencanoj en aliaj landoj; de ili vi povas ricevi informojn; vi tiel povas kontroli la dirojn de viaj gvidantoj aŭ tendenckontraŭuloj. Ĉu do tio ne estus praktika utiligado de esperanto por via partio?

Mi povus citi diversajn aliajn ekzemplojn. Tiuj sufiĉas por montri, kiel esperanto povas esti utiligata de ĉiu SAT-ano por siaj apartaj celoj, ĉu partiaj, ĉu sindikataj, ĉu kooperativaj ktp.

Estas memevidente, ke esperanto per si mem tute ne sufiĉas. Nia lingvo estas kvazaŭ telefonaparato, kiu bezonas esti fadenligita kun similaj aparatoj por povi utile funkcii. En la apliko de esperanto, SAT ludas la rolon de la fadenaro en telefonio. Per sia Jarlibro, per siaj presorganoj ĝi ebligas la interrilatiĝon, la interkonatiĝon sur tutmonda skalo inter sampartianoj, sammetianoj aŭ samtendencanoj.

Sed, se oni enkondukus en la SAT-rondoj, en la SAT-organoj disputojn kaj polemikojn, ĉu tio signifus meti esperanton je la servo de l’ Proletaro? Tute ne. Tio signifus nur konfuzon, miskomprenon pri la rolo, kiun povas nuntempe ludi nia lingvo; tio signifus plie la baldaŭan disfalon de SAT en malgrandajn, sensignifajn sektojn. Pri tiu aserto bonan pruvan ekzemplon liveras la ekzisto de TLES.

La SAT-aparato ebligas al anarkistoj, al komunistoj, al socialistoj, al senpartiuloj, al sindikatanoj, al ĉiuj ajn laboristoj, kiuj batalas kontraŭ la kapitalista sociordo, interrilatiĝi, interkonatiĝi kaj ricevi informojn, kiujn ili povas utiligi polemike e k s t e r SAT kontraŭ malsamtendencanoj, malsampartianoj.

La SAT-organoj ankaŭ ebligas objektivan, seninsultan diskutadon pri ĉiuj teorioj, pri ĉiuj vidpunktoj. Per la komparo de diversaj ideoj kaj tezoj ĉiuj SAT-anoj povas tiri profiton por sia meminstruiĝo. Kiuj neniam aŭdas alian vidpunkton, ol tiun, kiu estas defendata en la organoj de ilia partio, tiuj riskas fariĝi kredemuloj, similaj al religiuloj. Liberpensantaj homoj devas gardi sin kontraŭ ĉia fanatikeco. Kaj tio estas ebla, nur se ili kutimas de tempo al tempo enspiri alian aeron ol tiun, kiun ili enspiras en sia propra partio, en sia propra korporacio.

En la politiko, en la bataloj de la laborista movado regas pasio. Tio estas neevitebla. Sed la pasio ne ĉiam devas regi la spiritojn. Necesas kelkfoje, ke ili penu pensi objektive, racie. SAT povas esti tiu loko, kie forestas pasio, kie regas Racio. Homoj, kiuj uzas racie elpensitan lingvon; homoj, kies agado celas detrui la rutinon, la tradiciojn, povas per tio stari sur pli alta ŝtupo ol aliaj. La SAT-anoj povas, devas fariĝi la «plej perfektaj el la t. n. internaciistoj» estas dirite en la Statuto. Ĉu ni ĉiuj bone komprenas la profundan kaj larĝan signifon de tia postulo? Estas dube. Necesas unue por tio, ke ĉiu firme konvinkiĝu pri la graveco kaj seriozeco de nia movado. Ni ne esperu la savon de ia ajn mesio. Ne la gvidantoj de laboristaj organizoj malaperigos la lingvajn barojn. Ili ne havas intereson en tio. Tute male: la pli malpli poliglotaj gvidantoj havas ĉefe intereson konservi sian postenon. Esperanto ne povas nun helpi al ili en tio.

«La emancipiĝo de la Laboristaro rezultos el la agado de la laboristoj mem», estas prave dirite en fama manifesto. Same la lingvaj baroj disfalos nur per la agado de la esperantistoj mem. Tial necesas, ke apud la aliaj laboristaj organizoj SAT ekzistu memstare; ĝi devas konscie ludi sian propran historian rolon, havi sian propran taktikon, kaj eĉ iarilate sian propran ideologion.

Tio devas kaj povas okazi senkonflikte kun la aliaj laboristaj organizoj. Superpartieco ja ne signifas kontraŭpartiecon. E. L.

IAMA ESPERANTISTO

K-do 2921 en n-o 186 de «S-ulo» instigas moskvajn SAT-anojn atenti pri iama esperantisteco de K-do Ŝtalin. Hodiaŭ mi faras la saman instigon pri iama agema esperantisto, K-do A. Ŝilov, la sekretario de Moskva Gubpross (Gub. Prof. Unuiĝo de Kleriglaboristoj). En 1907/09 en unu el la «ursaj» anguletoj de cara Rusio en ekzilejo K-do Ŝilov sukcesis perfekte ellerni esperanton kaj organizis esperantan rondeton en terure malfavora situacio, kiun li sindoneme gvidis. Li korespondadis tre akurate kun multnombraj korespondantoj de diversaj landoj, informante ilin pri tiama cara reĝimo. Nun K-do Ŝilov ne plu partoprenas en esperanta movado. Al mi ŝajnas, ke la esperantist-laborista movado ne estas tiel riĉa je agemaj laborantoj, por facilanime perdi K-dojn. Moskvanoj, rememorigu al K-do Ŝilov lian iaman esperantan laboron kaj revenigu lin al ni. (3980)

— pàgina 7 —

SENNACIULO 293

SVEDA INSTRUISTARO KAJ ESPERANTO

En Stokholmo okazis granda publika ekzameno por ĉ. 500 personoj el naŭ finitaj rapidkursoj de s-ro. Ĉe, kiu per lerta instrumetodo sen lernolibroj sciis interesigi la lernantojn en siaj kursoj. I. a. partoprenis la socialista urbestro de Stokholmo kun siaj familianoj kaj diversaj infanklasoj. La tuta gazetaro raportis pri tio tre favore. La plej grava efiko estis, ke la Sveda Instruista Unuiĝo kaj la Sveda Instruistina Unuiĝo decidis aranĝi somerajn esp. kursojn por la tutlanda sveda geinstruistaro. La alvoko jam aperis en la oficialaj geinstruistaj gazetoj.

Tutmonda Ligo por Seksaj Reformoj

Tiu ĉi Ligo (mallongigite: W. L. S. R. = World League for Sexual Reform) uzas e s p e r a n t o n en sia korespondado k eldonajoj. La Labor-Komitato konsistas el: Maria k Paul Krische (Berlin), Hertha k Walter Riese (Frankfurt a. M.) k J. H. Leunbach (Kopenhago). (Aliĝoj al d-ro Leunbach, Kopenhago, Stokholmsgade 39, jarkotizo 5 gmk.) La celo estas praktike utiligi la rezultojn de sekso-sciencaj esploroj per 1. unuigo de ĉiuj samideanoj en la mondo; 2. kiel eble plej granda disvastigo de seksoscienca intuo (sciado); 3. batalado kontraŭ la antaŭjuĝoj k aranĝoj, kiuj kontraŭstaras racian reguligon de la seksaj aferoj. Ĝi intencas eldoni monatan revuon S e x u a l r e f o r m en angla, franca, germana k e s p e r a n t a lingvoj. La unua mondkongreso okazos de 1.—5. julio 1928 en Kopenhago. Lingvoj permesataj: angla, franca, germana k e s p e r a n t a.

PRIKONGRESAJ PROPONOJ

Propono 1

Aldoni al unua ĉapitro de la Statuto jenan tekston:

SAT, ne estante politika sed nur kultura organizo, celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per komparo de faktoj kaj ideoj, per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la d o g m i ĝ o n de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj.

Unuvorte, SAT celas, per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de r a c i e pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de kulturo kaj civilizeco.

SAT-ano 1.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

AŬSTRIO. Vieno. 13. 4. la esp. kursgrupo de la orientfervojistoj (kursgvid. Zink) aranĝis finfeston kun riĉa programo prezentita nur de la komencantoj. Krom deklamoj oni prezentis en esp-o komedion «Lumpacivagabundus» de Nestroy. Post perfektiĝo kelkaj el la kursanoj aliĝos al SAT. (9437.) —SOVETIO. Novorossijsk. 6. 5. okazis unua distrikta konferenco de SEU-anoj k rondetanoj, ĉeestis 43 pers. Kiel estraranoj estis elektataj K-doj Borovskij, Nikonov k Kapustin. La konferenco konstatis kreskon de la movado en la distrikto. (P. K.)

[BILDO p.7 | 35,6,63,13] Kapvinjeto de la rubriko: malfermita libro kaj plumo en kadro.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

E. Lanti, For la Neŭtralismon! 3-a eldono. Broŝ. 32 pĝ. Form. 12×18½ cm. Eld. SAT, 23, Rue Boyer, Paris 20. Mendebla ĉe R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27. Prezo 0.30 gmk. aŭ ekvivalento. — Tiu nova eldono, plibonigita, entenas krome difinojn de la vortoj «Burĝo, Internaciismo, Patriotismo, Proleto, Revolucio, Sennaciismo k. c.», organizfigurojn, novan antaŭparolon. — Tre agrable mi legis ĝin, ĉar svarmas en ĝi fortaj ideoj. Ekzemple, pruvante, kiel esperanto nur estas ilo, ne celo per si mem, ilo kiun pastraro, policaro fiuzas laŭvole, nia K-do montras diversajn aliajn homajn kreajojn, kiuj ŝajnis liberigiloj, sed kiuj utiliĝis kontraŭ libereco, kaj nur uziĝos revolucie dank’ al konscia revoluciularo. — Tiel restas post legado en la kapo de leginto ne nur ĝusta ideo pri esperanto, sed ankaŭ multaj aliaj pensigajoj. Mi kredas, ke tial la broŝuro legiĝas tiom agrable, ĉar abundas ideoj kaj faktoj en ĝi. Ni dezirus povi diri la samon pri ĉiuj broŝuroj, aŭ eĉ libroj. — Vero nur valoras laŭ la fortoj kaj talentoj, kiuj puŝas ĝin. La libreto de nia K-do E. Lanti semas tiajn fortojn, lumigas klarege multajn verojn pri esperanto en la proleta movado, kiujn ni neniam sufiĉe konas, eĉ ofte tute ne. Jief.

Al la Esperantistaro. Okpaĝa 24×27 cm pamfleto de UEA-anoj kontraŭ la nuna Estraro de tiu asocio k ĉefe kontraŭ ĝia prezidanto. Prezo: 6 ekz.: 1 sv. fk., 15 ekz.: 2 sv. fk., 45 ekz.: 5 sv. fk. Havebla ĉe: G. Delanoue, 4, rue Charles-Divry, Paris 14. — Antaŭ nelonge, s-ro Teo Jung skribis en sia «Heroldo», ke io putras en Esperantio. Ĉu li parolis ĝuste? Pri tio ni ne volas decidi, sed tamen opinias, ke ni ne povas tute prisilenti la aferon — despli, ke troviĝas ankoraŭ multaj lab. esp-istoj, eĉ SAT-anoj, kiuj aliĝas al UEA. Ili do esploru la aferon k decidu, ĉu ili saĝe agas, fordonante monon al la «putriĝanta» neŭtrala movado.

La Lingva Angulo

Demandoj.

  1. Ĉu estas la sama senco en la frazoj: «Espereble mi baldaŭ ricevos respondon» k «Esperinde mi baldaŭ ricevos respondon». «Esperinde» ŝajnas al mi pli logika.

  2. Bonvolu klarigi la frazon «anstataŭu patron al la orfo», kiu troviĝas en «La Revizoro» (Zam.), p. 91.

  3. Ĉu la frazo en «Petro» pĝ. 25 estas ĝusta: «Ĉu Petro trafis hejme sian kamaradon?» Aŭ ĉu oni devas uzi alian vorton, ekz. renkonti? — (6707.)

Respondoj.

  1. En tiu de vi citita frazo la nuanca diferenco estas preskaŭ nula, kaj vi pravas en tio, ke la pli logika formo estas «esperinde», dum «espereble» estas tiu formo, kiu praktike enkondukiĝis per la lingva uzo (Ne ĉiam la rigida logiko valoras!). — Por montri tamen, ke oni pravas kunligi tiajn verbojn kiel «esperi, kredi, deziri ktp.» foje kun «eble» kaj foje kun «ind», kaj ke la senca diferenco povas esti tre granda, ni citu jenan ekzemplon: «Li troviĝas en senespera stato. Lia resaniĝo estas esperinda, sed ne esperebla. Tiu sciigo estas kredinda, sed ne kredebla. Tio estas dezirinda kaj eĉ dezirebla, sed bedaŭrinde nerealigebla. (En la lasta frazo la nuanca diferenco estas pli malforta.)

  2. La senco ŝajnas sufiĉe klara al ni: «La senpatra infano (orfo) havu patron. Tiu patro-anstataŭanto estu li (la ordonita persono).» Anstataŭ «al» same bone oni povus uzi «por» aŭ «je» en tiu ĉi frazo.

  3. «Trafi» en tiu senco ne estas malkorekta, se oni pripensas, ke ĝi havas la sencon de «celatingi» (ĉu estas objekto aŭ persono, kiu «trafas», ne ludas rolon en la difino de l’ vorto). «Renkonti» estas pli ĝenerala kaj sekve pli multe aplikebla vorto. Oni povas «renkonti» iun o k a z e, h a z a r d e, dum oni povas trafi «iun» (aŭ ion) nur per c e l a d o. La vorto t r a f i povas esti uzata metafore k senmetafore.

Al 1741. — Tiele starigitan demandon ni ne povas respondi. Vi devus citi ekzemplojn. 4666. — Vian duan demandon ni ne povas respondi, se vi ne citas la tutan frazon aŭ la paĝon, kie vi trovis ĝin. I n t e r i m o.

[REKLAMO p.7] Kamarado serĉata! Kiu volas akompani min dum mondvojaĝo? Franciano preferata, sed ne kondiĉo. Li devas esti bona esperantisto k biciklisto, eble iom muzikema, k disponu pri iom da mono. Leterojn oni direktu al K-do Paul Posern, Döbeln i. Sa., Zwingerstr. 41 (Germ.).

[REKLAMO p.7] Instruisto kaj edzino vizitontaj Kopenhagon, meze de julio, deziras loĝadon kun esperantistoj tie. Bonvole respondu, donante kondiĉojn, al John Wilkie, 65 Braeside Street, Glasgow (Britio).

[REKLAMO p.7] Britiaj K-doj, atentu! Ĉu troviĝas en Anglio grupo aŭ peranto, kiu deziras korespondadi kun Pariza distrikt-grupo pri ĉiuj temoj? * Skribu al jena adreso: Alfred Tanier, 76, rue Monge, Paris V.

[REKLAMO p.7] Studentoj de Germanio. Ne rifuzu informi min pri s u p e r a t e k n i k a lernejo, troviĝanta en via urbo, nome: 1. Ĉu oni akceptas tie kiel studantojn s o v e t l a n d a j n j u n u l o j n; se jes: Ĉu oni limigas kvanton da Sovetianoj per certa elcento? 2. Kiujn dokumentojn devas prezenti sovetia junulo. 3. Ĉu fininte sov. lernejon de 1-a kaj 2-a ŝtupo (kune 9 jaroj) oni devas fari ekzamenon enirante vian sup. tekn. lernejon? aŭ ĉu oni akceptas sen ekzameno? 4. Kiun tekn. specialecon donas via tekn. sup. lern.? 5. Daŭro de lernado en ĝi? 6. Kiom faras en via urbo la lupago por plej modesta studenta ĉambreto? 7. Kiom kostas monate plej simpla, sed nutra tagmanĝo? — Bonvolu respondi laŭ adreso: T. Dajber, ul. Sakko i Vancetti, 23 kv. 9, Orel (USSR). Akceptu antaŭe koran dankon.

— pàgina 8 —

294 SENNACIULO

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»:

L e C o o p é r a t e u r, Paris, majo, Indiĝ. vivo en Sudafr. (170), Komuno Sknemvar (185); K r a s n a j – T i l (Ruĝa Postfronto), Ivanovo-Voznesensk, n-o 8, Ekzekutisto k viktimo (182), El Nederl.

Priesperantajn artik. k notojn enhavis:

D a i l y H e r a l d, London, 18. 5., T h e E d u c a t i o n a l W o r k e r (Eduklaboristo), London, majo; R u h r – E c h o, Essen, 21. 5., F r e i d e n k e r (Liberpensulo), Lodz (dato?); D. D e u t s c h e E i s e n b a h n e r, Berlin, 13. 5., 20. 5. (kurso).

Peresperantajn artik. k notojn presigis:

A r b e j d e r – B l a d e t, Kopenhago, 4. 5.; F r e i e S p o r t w o c h e, Leipzig, 21. 5.; S ä c h s. A r b e i t e r – Z t g., Leipzig, 15. 5.; J u n a T e k s i s t o, Ivanovo-Voznesensk, n-oj 33, 34; K r e m e n ĉ u g a L a b o r i s t o, 1. 5.

NIA POŜTO

  1. — La «semajno el mia vivo» de via lernanto aperos siavice; ni jam havas multajn, kiuj atendas.

  2. — Vi vidas en tiu ĉi n-o, en kia formo ni uzis viajn sendaĵojn. La raporto pri la katastrofo taŭgas por ĉiutaga ĵurnalo, sed ne por «S-ulo». Ni jam legis detalajn raportojn pri tiu okazintaĵo.

10 085. — Via «Tago» aperos siavice, t. e. post du aŭ tri semajnoj. Red.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

BRITIO

K-do H. Ward, 1 School St., N e l s o n, Lancs. dez. koresp. kun SAT-anoj vizitontaj la Antverpenan kongreson el ĉl.

— Esp.-grupo en St. Albans dez. koresp. kĉl. Adr.: Labour Club, Alma Rd. S t. A l b a n s, Herts. Certe resp.

ĈEĤOSLOVAKIO

— Lab. esp-istoj de Nixdorf, dez. koresp. kolektive k individue kĉl. pri ĉ. temoj, Skribu al: J. Scheffler, Nr. 489/5, N. N i x d o r f.

GERMANIO

K-do Hans Ross, Beim Waisenhaus 2, R o s t o c k, dez. koresp. kĉl. krom Sovetio.

K-do Heinz Junge, Molkenstr. 17, R o s t o c k, dez. koresp. kĉl.

— Du lernantoj dez. koresp. kĉl. L, PI, PM, bfl. Adr.: Leopold, Anhalt, Brandenburger Str. 138, W e r d e r a. Havel.

K-do Richard Pförtner, Petzoldstr. 11, S e b n i t z i. Sa., dez. koresp. kun kursgvidantoj laŭ «Petro» (parola metodo).

K-do Alfr. Zeidler, W i l k a u i. S. Nr. 241, dez. koresp. kĉl. L, PI, Resp. garantiata.

K-do Kurt Teubel, O h o r n i. S., dez. koresp. kĉl. pref. kun Sovetio pri komunaj k privataj sociaj asekur-movadoj.

— 10 Gek-doj ĵus absolvintaj kurson por komencantoj dez. koresp. kun gek-doj alilandaj. Skribu al: K-do P. Köckeritz, Tharandter Str. 6/4, D r e s d e n – A 28.

K-do Ernst Dretzke (naturamiko), Burggässchen 5, S e b n i t z i. S., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

K-do August Singer, Elfenstr. 61, M a n n h e i m (junkom.), dez. koresp. k gek-doj ĉl.

K-do Kurt Hillme, Promenade 26, S e b n i t z i. S., dez. koresp. kĉl. gek-doj pri ĉ. temoj, precipe pri fiziognomiko.

LATVIO

K-do K. Kronis, L. Altanovas iela 7. dz. 1, R i g a 4, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PI, bfl.

PALESTINO

K-do Dunajevskij, P a l e s t i n o, Tel. Aviv, Herzelia, Zono 3, dez. koresp. kĉl. L, PK, PI, il. gaz.

POLIO

K-do Johano Zawada, ul. Grazyny 13, W a r s z a w a – M o k o t ó w, dez. koresp. kĉl. precipe pri kooperativismo, anarĥismo k socialisma konstruktiva laboro.

SOVETIO

— Jungrupo de esp.-lernantoj dez. koresp. kun tutmonda junularo, L, PK, PI, PM, bfl. Adr.: V j a t k a, str. de Lenina 104, Pedagog. Teknikumo al M. M. Dobrovolskij (por grupa lernejo).

K-do A. Ĉupaĥin, str. Poroĥovaja, 42, D n e p r o p e t r o v s k, dez. koresp. kun junaj K-dinoj el ĉl.

K-do A. Krivoŝejev, str. 2-a Krasnoflotskij per. 5, D n e p r o p e t r o v s k, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj L, PI.

K-do V. K. Jodko, Poŝtkesto 13, T o m s k (Siberio), dez. koresp. kĉl., precipe kun fervojistoj, L, PI.

K-do N. Denisov, Socialistiĉeskaja 26, Ĉ e r e p o v e c, dez. koresp. pri literaturo, etnografio k socia vivo, L, PI, bfl.

[REKLAMO p.8] IRĤ- kaj SAT-anoj, atentu! La Distrikta Komitato de IRH (MOPR) tre deziras aranĝi korespondadon kun IRH-organizoj kaj individuaj IRH- kaj SAT-anoj pri IRH-laboro, pri kondiĉoj de vivo kaj klasbatalo de Laboristaro en ĉiuj landoj, ankaŭ kun politikaj malliberuloj pri ilia vivo. Kamaradoj, sciigu nin pri viaj adresoj! Pruvu vian proletaran solidarecon! Respondo garantiata. Adresu al K-do Vladimir Blagovidov, Sizrano, Uljanovska gub., str. Kolosova, 8 (USSR).

— Instruistoj k ruĝarmeanoj dez. koresp. kĉl. L, PK, PI. Adr.: Krujok Esperanto, Dom rabotnikov, Prosveŝĉen., K l i n, Mosk. gub.

K-dino T. Aleksandrova (junkom., oficistino), dez. koresp. kun gejunkom. k geoficistoj. Adr.: Voroncovo Pole 16, kv. 1., M o s k v o.

K-dino Olga Magnickaja, 2-a Kladbiŝĉenskaja, barak 13, kv. 3, I v a n o v o – V o z n e s e n s k, dez. koresp. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

— Gemembroj de esp-grupo dez. koresp. ĉu individue, ĉu kolektive pri ĉ. temoj kĉl. L, PK, PI, gaz. ktp. Resp. garantiata. Adr.: Esp.-grupo ĉe Centr-Arĥivo RSFSR, ul. Marksa-Engelsa 20, M o s k v o 19.

K-do K. Kalinin, Postnikovskaja 19, P s k o v, interŝ. PM, kĉl. ĉiam resp. Bazo-Ivert-Tellier 1928.

Adresŝanĝo: K-do A. Klimov, Redakcio «Krasnoe Znamja» T o m s k (Siberio). Antaŭe: en Mariinsk, str. de Lenin 25. Gek-doj skribu!

K-do Petro Amplijev (lernanto, junkom.), Stacio Z v e r e v o I. V. j. d. dez. koresp. pri ĉ. temoj, kun ĉ. landoj, PK, PI. Resp. garantiata.

K-dino Alenjo Ĥmelnickaja (lernantino), Stacio Z v e r e v o I. V. j. d. (al Klaŭdino Ĥmelnickaja), dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Resp. garantiata.

— Klubo je nomo «Pariza Komuno» muzika rondeto, dez. koresp. kun muzikistoj, interŝ. notojn ktp. kĉl. Resp. garantiata. Adr.: A. V. Atanov, Ŝ i g l o v s k i R.-K. Stalinsk. okr. Klubo Pariza Komuno.

K-do F. Ibragimov, Ŝaĥta 1, Ŝ i g l o v s k i R.-K. Stalinsk. okr. dez. koresp. kun karbministoj kĉl. pri vivdemandoj, Resp. garant.

Adresŝanĝo: K-do S. Skiba, str. Krasnaja 16, lĝ. 7, S t a v r o p o l – K a ŭ k a z i a (antaŭe Proletarskaja 14, lĝ. 9, kaj poste: str. 1-a Jelobovskaja 29).

K-do Beitelmacher (oficisto), Grupkom Sovtorgsluĵ 1, Lenin, prosp. K r e m e n ĉ u g, dez. koresp. pri div. temoj kĉl., precipe pri lab. vivo k movado.

AVERTO!

Ni komunikas, precipe al holandanoj, ke depost nun K-do Bosma estas anstataŭigita kiel peranto de K-do Benjamin pro malakurateco. K-doj kiuj havas plendojn, bonvolu tion sciigi al la kontrolkomitato laŭ adreso R. A. Dekker, Kanaalstr. 161, III, Amsterdam.

K-doj!

Sendu il. gaz., PI, fotojn pri teatro, skribu pri artdirekto de loka teatro, cirkonstancoj de geaktoroj ktp. Plej trafajn informojn mi uzos por nia profunuiĝa gaz. «Aktoro». Rekompenco laŭ ĉies deziro, ĉu gaz., PI, artikoloj ktp. Adr.: Ed. Mikelsons, Pasta kantoris, Riga.

Sovetio!

Esp. ĉelo ĉe teksa fabriko dez. starigi internacian kunligon kun ĉiul. teks-laboristoj, kolektive aŭ individue. Ni ankaŭ interŝ. jurn., il. gaz., PI, bfl. ktp. Adr.: «Fabriko Pariza Komuno», V.-Voloĉek, Tversk. gub.

ENHAVO:

paĝo
Faŝismo kaj vatikano 287—88
Ribelulo amita de la laboristoj 288
Faktoj kaj komentoj 288
Hodiaŭaj ĉininoj 289
Tago el mia vivo 289
Buĝeto de medicina laboranto en Sovetio 290
Al kelkaj korespondantoj 290
Mondvojaĝo per esperanto 290
Korektoj 290
Sennaciula Sporta Paĝo 291
Tra Esperantio 292—94
Anoncoj, Korespondado 293—94

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 193, 14 de juny de 1928

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

4-a Jaro. N-o 193 — APERAS SEMAJNE — 14. Junio 1928

[BILDO p.1 | 43,4,55,12] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», en la kapo de la gazeto.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

LANDO DE SUNO — KAJ MALSATO¹)

Hindio estas tiel stranga, tiel vasta, tiel plena je svarmanta loĝantaro en variaj gradoj de ekonomia kaj kultura malvolviĝo, ke ĝi kvazaŭ malebligas priskribon. Oni povas, tamen, fari iujn definitivajn raportojn, kiuj ebligus al aliuj imagi Hindion laŭ ĝenerala konturo. Oni povas diri, ekzemple, ke el la loĝantaro de Hindio la grandega plimulto malsatas ekde sia naskiĝo ĝis la morto.

Tamen la grandega plimulto estas terkulturistoj, kamplaboristoj kaj provizantoj de nutraĵoj. La naturo estas malavara en Hindio — sed la agrikulturo estas bedaŭrinde primitiva, kaj la etkamparanoj estas ŝarĝitaj per multaj parazitaj elementoj. Ili simple ne povas ricevi sufiĉe da manĝaĵoj.

Oni povas diri, ke la klimato de Hindio estas varma, kaj ke Hindio estas lando de sunbrilego — kaj ke la popolo estas vere «infanoj de l’ suno». La sunbrilo eniris ilian tutan fizikan konsiston — ĝi estas parto de ilia vivforto. Tial la enkonduko de la kapitalista industriismo en Hindio estas tiom tragedia en la nuntempaj cirkonstancoj.

EN LA MALHELO

La posedantoj de fabrikoj, de muelejoj kaj minejoj kaj aliaj entreprenoj trudas longajn laborhorojn al miloj kaj miloj el tiuj «infanoj de l’ suno». La kapitalistoj — la indiĝenaj kiel la fremdaj — tenadas la kredon,

[BILDO p.1 | 28,47,69,74] Foto: du hindaj virinoj en longaj vualoj sidas surtere kaj muelas rizon per granda ŝtona muelilo; antaŭe sidas infaneto kun plata korbo. Subskribo: Muelante sian rizon . . .

ke ĉi tiuj proletigitaj kamparanoj, forprenitaj de kampoj, freŝa aero kaj sunbrilego, por laboregi en la malhelaj minejoj kaj malgajaj muelejoj kaj fabrikoj 12 kaj 14 horojn tage, devus ankoraŭ esti sanaj, fortaj kaj bonspiritaj. Ili imagas, ke la kondiĉoj de l’ kapitalismo povas esti altrudataj en Hindio kiel en Anglio, sed senfine pli severe ol en ĉi-lasta sen domaĝo al la popolo, kiu tiom bezonas la sunon.

Ili esprimas miron, ke ekkaptas la hindojn ofte reokazanta deziro eklasi la laboron kaj sin bani en la varmega suno. Ili miras pri la bolanta malkontento de la muel- kaj fabrikistoj. Evidentas, ke ili neniam pripensis la aferon.

Mi miregis pri la kompleta indiferenteco de la kapitalistoj, speciale la indiĝenaj, rilate la vivkondiĉojn de ilia Laboristaro. Malriĉa indiĝeno elmontras pli da intereso pri sia bovino aŭ kapro en unu tago, ol faras la kapitalistoj, ĉu registaraj, ĉu indiĝenaj aŭ alilandaj, pri siaj laboristoj dum tuta jaro.

Ekzistas multaj urbegoj en Hindio kun grandaj loĝantaroj. Estas alloge rigardi en la stratoj kaj bazaroj la popolamason, inter kiuj estas okcidentemaj indiĝenoj, vestitaj eŭropmaniere, aliaj vestitaj duon-eŭrope, ankaŭ aliaj tute orientaspektaj. Krom tiuj, estas aliaj, kiuj, laŭ la malalteco de sia socia rango, iĝas pli kaj pli nudaj, la pli granda parto portantaj nur la dhoti ĉirkaŭ la lumbo kaj ŝultroj, kaj multaj eĉ ne tiom multe. (Interesas noti, ke provizo al ĉiuj hindoj je unu kroma dhoti rezultigus plentempan laboron en la brita teks-industrio dum la tuta jaro.

TEMPLOJ KAJ DOMETAĈOJ

Kelkfoje oni vidas marmorajn templojn kaj belajn palacojn kaj la bangalo-ojn de la anglo-hindoj kaj eŭropanoj, kun bela verdaĵo; sed plej multnombraj estas la mizeraj dometoj de la popolo, kun siaj teraj ‘plankoj’


¹) K-doj Purcell kaj Hallsworth pasigis kelkajn monatojn en Hindio por studi la laborkondiĉojn de la tieaj laboristoj laŭ deziro de la Brita Sindikatara Estraro. Liaj konstatoj estas tiel gravaj kaj interesaj, ke ni ne volas prisilenti ilin en «S-ulo». Estas interese noti, ke laŭ la observoj de K-do Purcell la indiĝenaj mastroj estas samgrade ekspluatistaĉoj kiel la fremdaj, ke sekve nacia sendependeco neniel plibonigus la staton de l’ hinda Laboristaro. Red.

— pàgina 2 —

296 SENNACIULO

— kiuj iĝas kotaj dum malseka vetero — kaj muroj ŝmiritaj per bovsterko.

Britio regis en Hindio pli ol cent jarojn; tamen, eĉ en tiuj ŝtatoj, kie

[BILDO p.2 | 14,13,36,37] Foto: malalta kabano kun tegmento el pajlo aŭ folioj; antaŭ la pordo sidas homo. Subskribo: Hejmoj en Hindio

brita estreco plej evidentiĝas, oni preskaŭ neniel atentis sanig-rimedojn. La anglo-hindaj kaj eŭropaj loĝantaroj estas apartemaj, eĉ rilate sanigadon. Laŭŝajne por ili ne gravas, ke apudaj regionoj estas infektitaj per malario kaj ĥolero, eĉ en la grandaj urboj, kie okcidenta komercado starigis imponajn stratojn kaj domojn. La kvartaloj, kie loĝas la popolo estas nepriskribeblaj. La rubo kaj fekaĵo trafluas malfermajn strat-sulkojn antaŭ la dom-pordoj, kie la muŝoj svarme flugas, portantaj malsanon. Estas ja virinoj, plej grandparte belegaj, eĉ se malriĉe vestitaj, al kiuj oni pagas tage malpli ol 4 pencojn por zorgado pri la fendoj, en kiuj, ofte per la manoj, ili devas konstante movi la rubon.

La dom-kondiĉoj estas konformaj al la sanigado. Ĉiu dometo estas nur unuĉambra, senfenestra, konstruita el io havebla. Eble 12 personoj, el ambaŭ seksoj, ofte eĉ ne el sama familio, loĝas, manĝas kaj dormas en spaco de 2.50 ĝis 3.70 metroj kvadrataj.

Ĉi tiuj hejmoj estas tiom puraj kiom ebligas la kondiĉoj. Ekstere, sur la verando (ofte lupagata ekstre kiel loĝspaco!), kuŝas en kruda sving-lulilo infaneto, dormigita per opio, dum ĝia patrino laboras en fabriko. Ankaŭ estas nudaj gebubetoj, brunhaŭtaj, kun grandaj nigraj okuloj, ĝenerale feliĉaj, ludantaj en polvo kaj atakitaj de diversaj muŝoj — ĉio en brilega sunlumo. Estas odoro de ajlo kaj pro trodenseco de personaro; ofte netolerebla… jen la hejma vivado de milionoj da hindoj.

LA ĈEFA DEMANDO

La ĵurnaloj raportas pri strikoj kaj lokaŭtoj en Bombay, Kalkuto ktp. Estas multe da naskiĝanta ribelado ĉie en Hindio. Kiel supre-dirite, pli ol 250 milionoj da hindoj malsatas la tutan vivon; eĉ ili ne povas havi sufiĉe da rizo; ĉiam estas miloj, kiuj mortas per malrapida, turmenta malsato. La ĉefa malbono en Hindio estas esence malbono de l’ stomako. Ĉiaj demandoj pri politiko, konstitucio, kasto kaj religio, estas sensignifaj kompare kun tiu terura ekonomia demando. Eĉ pliigo po 1 penco tage por ĉiu familio, signifus grandegan plibonigon al la vivnivelo de la hindaj laboregantoj. Hindio tuj bezonas, pli ol ion, Sindikatismon, sindikatan movadon, kiu kuraĝe kaj trude traktos la demandon pri la stomako, la ekonomian demandon.

A. A. Purcell.

El «The Daily Herald» (La Ĉiutaga Heroldo).

LABORISTA SOLIDARECO EN FRANCIO

En la samaj tagoj, dum kiuj okazis en Berlino la granda ĉiujara kunvenego de la Ruĝa Fronto kun siaj elmontroj de laborista solidareco flanke de la Berlina loĝantaro, mi havis okazon sperti mirindan pruvon de viva laborista solidareco en Francio. En unu el la urbetoj, kiuj ĉirkaŭas Parizon ekster la fortikaĵa ringo, nomata Bezons (Bezon’), nordokcidente de Parizo, estis aranĝata dum pentekosto festo por la infanoj de la Pariza laborista kvartalo Belleville (Belvil), kiu troviĝas sub la zorgado de la kooperativo «La Bellevilloise» (Belviluaz). La laborist-kamparana urbmagistrato de Bezons akceptis nin, pli ol 50 infanojn kaj dekon da plenaĝuloj kun vera frateco kaj gastemeco. Kiam ni forlasis la parizan urbregionon, transiris la Seine-riveron, ni sentis nin pli liberaj. Ne nur, ĉar la belega suno brilis de l’ firmamento kaj donis belan perspektivon por la du tagoj de festado en kamparo, sed ĉar anstataŭ la reakcia administracio de Parizo, kiu malpermesas la movliberecon al la Pariza Laboristaro, nin atendis komunumo estrata de laboristoj. Kiam ni forlasis la tramon, nin salutis la revolucia kantado de l’ infanoj de Bezons, kiuj havas tre fortan grupon prizorgatan kaj subtenatan de la magistrato. Ĉiuj infanoj de laboruloj povas eniri tiun kuniĝon. Oni faris manifestacion al la magistrata domo, kaj fronte iris la urbestro kaj la konsilantoj. De tie ni post mallonga ripozo moviĝis al iom ekstere lokita belega kastelo, kun parko, enfermita de murego. Estis la popoldomo de Bezons, kiel klarigis la afiŝoj gluitaj ĉe la enirejo sur la malnova kastela muro. Mi iom memoris pri mia vizito en Sovetio en tiu momento. Kaj vere, la Gek-doj de Bezons montris al ni dum tiuj du tagoj, ke ili ĉion faris, kio estas ebla sub kapitalista reĝimo. Ili plene eluzis la iomon da rajtoj, kiujn posedas komunumo, por kontentigi la dezirojn de la laborist-kamparana loĝantaro. Inter la loĝantoj troviĝas multaj, kiuj forlasis Parizon kaj instaliĝis ĉi tie en propra dometo. Plej ofte ne mankas legoma ĝardeno kaj aliaj komfortaĵoj, pri kiuj ne povas pensi la laborulo en la urbego, tute ne konsiderante la belegan puran aeron. Parolante kun la loĝantoj mi konstatis, ke ili kiel eble plej subtenas sian magistraton, por iom bonigi la komunumajn aferojn. Mi admiris la konstruan fervoron, la multecon de novaj dometoj, kiuj elkreskas kiel fungoj el la tero. Ankoraŭ la vojoj ne estas bone pavimitaj, nur la ŝoseoj estas bonkvalitaj, kiuj estas la ĉefvojoj de Parizo al aliaj malproksimaj centroj, kaj la kamparaj vojoj estas nur mezkvalitaj, kiel oni trovas ilin ofte en vilaĝegoj.

Ĉe la festo mem mi aŭdis bone kulturitan kantadon de ĥoro (i. a. la rusan Volga-kanton «Burlaki» mirinde prezentitan), kio estas notinda, ĉar en Francio la kantado kiel arto ne estas tre evoluinta. El paroloj de urbkonsilanto mi ĉerpis, ke la magistrato aranĝas ĉiuspecajn klerigajn kursojn, por infanoj kiel por plenaĝuloj. Nur mankas esperanto ankoraŭ en la programo. Sed fine de la dua tago, antaŭ ol ni adiaŭis, la urbestro esprimis la deziron, organizi baldaŭajn kursojn de esperanto en la kadro de la oficialaj kursoj de la magistrato.

Kio plej profunde ĝojigis min, estis la bonega kora akcepto de l’ urbanoj per la loĝantaro kaj la sento, kiu tute regis min, pri aglibereco, kiun mi neniam havas en Parizo kun ĝia reakcia administracio. Estis pli da gepatroj, kiuj deziris «adopti» infanojn por nokta restado kaj manĝigo, ol infanoj mem «adopteblaj», kaj mi mem spertis la malavaran gastemecon de la tieaj Gek-doj en larĝa mezuro. Tiu praktika elmontro de solidareco ja multe pli valoras ol cent agitaj paroladoj. Refreŝigite, kun tre feliĉaj sentoj, ni revenis al Parizo. (1768)

Vi faris, kun multe da sukceso, agitadon por esperanto; via grupo estas multanara, kaj via memkontenteco estas videbla. Vi tamen faras grandan eraron, se vi opinias, ke tio sufiĉas por firmigi kaj certigi la sukceson de nia afero. Vi devas plie atingi, ke viaj varbitoj ellernu la lingvon kaj ke la ellernintoj legu nian literaturon. Aĉetu, aĉetigu la SAT-librojn; Abonu, abonigu la SAT-gazetojn.

— pàgina 3 —

SENNACIULO 297

ELISÉE RECLUS

Filo de pastro, liberpensulo; anarkisto, kiu celis la plej fortan regadon — regadon sur sin mem; eksigito el lernejo pro malstudemo, plej klera kaj verkabunda sciencisto; severa por si, indulgema por aliaj, raciega homo, kiu metis bonkorecon en la unuan ecrangon; tia estis Elisée Reclus (Elizè Reklü’), kiu pasigis, de 1830 ĝis 1905, plej noblan kaj utilan vivon.

Li naskiĝis en Dordogne, Francio, de patro, kiu estis el tiuj maloftaj pastroj, kiuj enkondukas la kristanan moralon en la ĉiu-tagan vivon. Liaj multnombraj gefiloj, kvankam sin turnante for de lia kredo, amis kaj respektis lian karakteron, kiun ili grandparte heredis, aldonantaj al ĝi ne-ordinaran inteligentecon kaj sciamon. Krom Elisée, Elie (lia amata kunulo dum la plej granda parto de l’ vivo), Paul kaj Onésime distingiĝis per scienca laboro.

Elisée ricevis siajn unuajn porrevoluciajn lecionojn ja en la medio de eklezia lernejo, kie li rimarkis la favoran traktadon al la riĉaj knaboj, ankaŭ la nacieman spiriton de la lernantoj germanaj kaj francaj, kiuj ofte interbatalis. Pli malfrue, li kaj lia frato Elie estis eksigataj de alia lernejo, ne volante perdi sian tempon por teologia instruo.

En 1851, Elisée komencis interesiĝi pri scienco, filozofio kaj sociologio, kaj iris por studi Berlinon, kvankam tro malriĉa por pagi la universitatajn impostojn kaj por reveni Francion aliel ol piede. Post la Napoleona perfortaĵo en tiu jaro, la du fratoj estis devigataj forkuri, kaj Elisée, post kelka tempo en Britio, iris al Norda Ameriko. Tute sen mon-rimedoj, li faris iun ajn man-laboron haveblan, ĝis li trovis bonan oficon, kiun li baldaŭ lasis, ĉar lia estro tenis sklavojn kaj li mem iĝis kontraŭsklaveculo.

En 1855—56, li sin trovis en Suda Ameriko, kiel terkulturisto, kaj en proksima jaro, post la amnestio, denove en Francio.

De tiu tempo, li povis trankvile sin prepari por sia granda laboro de geografo kaj baldaŭ komencis presigi en revuoj artikolojn pri geografio kaj politiko, precipe pri Ameriko. En 1868 ĝis 1869 aperis lia grava verko: La Terre (La Tero), kiu lokis lin inter la unuarangaj geografoj de l’ mondo.

Sed… baldaŭ eksplodis en Parizo la Komuno, en kiu li, Elie kaj Paul batalis kun la ribelantoj. Ĉe la malvenkego, ili estis kaptataj kun aliaj miloj kaj evitis ekzilon nur per la interveno de usonanino kaj anglaj sciencistoj (inter kiuj, Darwin), kiuj hontigis la burĝan registaron ĝis amnestio al la distingitaj fratoj.

En 1872 oni lin trovas en Svisio, kie en 1890 li komencis sian Universala’n Geografio’n kaj sekvigis al la unua libro alian, ĉiun jaron regule. Ĉi tiu penega laboro ne malhelpis, ke

[BILDO p.3 | 33,30,67,64] Desegnaĵo per inko: portreto de Elisée Reclus, vizaĝo kun barbo, skizita per malmultaj streketoj; subskribo de la desegnisto «F. Larivière [?] 1928».

li partoprenu la naskiĝantan anarkistan movadon, kiun li helpis per ofta propagando kaj verkado.

En 1892 la Komitato de l’ Ŝtata Universitato en Bruselo invitis lin doni kursojn pri kompara geografio, sed poste sin retiris, ĉar ili timis lian anarkistan tendencon. La rezulto estis, ke baldaŭ la pli kuraĝaj lernantoj kaj profesoroj fondis la Novan Universitaton, kie la amata Elisée instruis preskaŭ ĝis sia morto. En Bruselo li ankaŭ fondis Instituton de Geografio. Kvankam en la lastaj viv-jaroj li spertis malsanajn krizojn, tio ne malhelpis, ke li daŭris labori per verkado kaj lekcioj en diversaj landoj; ke li vojaĝis kaj eĉ ĝuis la vivadon; ke li gardis ĝis la fino sian mirindan entuziasmon kaj optimismon pri la antaŭeniro de l’ homaro.

En 1903 finiĝis lia lasta granda verko, L’Homme et la Terre (La Homaro kaj la Tero), por kiu li unue ne povis trovi eldoniston en Parizo, kaŭze de sia konata anarkista tendenco, kvankam liaj unuaj verkoj portis grandan profiton al la eldonistoj; li sukcesis unue en Anglio presigi la volumojn.

Elisée Reclus estis el tiaj homoj, kiuj neniam disigas pensadon de agado; kiel lia patro, li vivis laŭ siaj principoj, pro kiuj ofte li devis suferi, ĉu per persekutado flanke de l’ burĝaro, ĉu per falsa akuzado, ĉu per perfidaj friponaj «anarkistoj». Li forte kredis je edukado, kiel rimedo por revolucio; li pensis, ke anarkismo estas malpli kuniĝo de sociaj ideoj, ol ĝenerala vidado de l’ spirito kaj koncepto pri la homa vivado. Li laboris ĉiam pri la «skulptado de la heroa figuro» kiun li prirevis — sia plej bona memo, sciante, ke nenia politika sistemo aŭ manko de sistemo povus daŭre bonefiki sen morala boneco — sindonemo, laborvolo kaj sciamo.

Kiel por Lenin, la laboristoj estis por li fratoj, kiujn li traktis ne kiel estro, sed kiel simpatianto kaj helpanto. Li malŝparis neniun simpation por tiuj, kiuj marŝas delikate inter siaj laborantaj kunhomoj; kiam amikino lin demandis: «Sed kio okazos al mia nevo en via nova socio; li povas nur laboreti?», li respondis: «Do, li manĝetos.»

Eble neniam vivis homo, kiu pli bele kreskis laŭ la tri flankoj de l’ homa naturo; li havis belan, noblan aspekton kaj estis fortika kaj atleta; lia pensado estis plej forta, profunda kaj efika; lia animo portis poezion en liajn sciencajn verkojn kaj elmontris lian grandan amon al la Homaro kaj al la Naturo; li kapablis akre observi ĉion en sia proksima ĉirkaŭaĵo kaj antaŭvidi malproksimajn tagojn senmezure pli belajn ol la nunajn. El la tri flankoj, eble profitos la homaro plej longe el la morala; la bela korpo nun putras; la sciencaj verkoj jam iĝas iom malaktualaj, kvankam ili restos legeblaj pro la translumigo de la poeta verkisto… sed la ekzemplo de boneco kaj nobleco restos freŝa tiom longe, kiom ekzistos kono pri ĝi…

Kompilita el speciala eldono de «Le Semeur» (La Semisto) de E. K. L.

— pàgina 4 —

298 SENNACIULO

Regna renkontiĝo de Ruĝa Fronto Tutgermania

Pro ebria policano proleto mortpafita

Dum pentekosto okazis en Berlino (ĉef-urbo de Germanio) la 4-a regna renkontiĝo de la Ruĝa Frontbatalanta Asocio germania (RFB.). Partoprenis pli ol 100 000 uniformitaj ruĝaj frontbatalantoj, krome ĉ. sama nombro da neuniformitaj proletoj, junuloj, junpioniroj el tuta regno, delegacioj de laborejoj, fabrikoj, organizoj sportaj ktp. La ruĝa renkontiĝo okazis sub agitvortoj: por eksterparlamenta almarŝo de la Proletaro post sukcesaj balottagoj pasintaj, kontraŭ kapitalista ekspluatado kaj subpremado, por defendo de Sovetio, por liberigo de germania kaj tutmonda Proletaro ktp.

Kvankam aranĝado kaj organizado de la renkontiĝo nur povis okazi post baloto al regna parlamento, do post la 20-a de majo, ĝi eĉ superis ĉiurilate la antaŭjarajn. Entuziasmo ĉe la partoprenantoj kaj precipe ĉe la tuta loĝantaro de Berlino (escepte de malmultaj «nigruloj», t. e. reakciuloj) estis nepriskribebla. La almarŝo okazis en plej bona disciplino — sed tio ja ne plaĉis al «regantoj de Germanio».

Kiam alkondukis K-doj de Berlino taĉmentojn el regiono Bremen al siaj loĝejoj en Berlin-Charlottenburg, policistoj penis provoki (ĉe alveno okazis severa esplorado kaj poste armeo da policistoj ĉiam akompanis ruĝajn taĉmentojn). Eĉ burĝa gazetaro, kaj tio estas plej signifa, raportas pri «tronervema policistaro, kiu ne regis la situacion». Ankoraŭ nur estis ĉ. 100 personoj, kiuj devis preterpasi stratkruciĝon, kiam policistoj penis haltigi la 100 personojn por «ordigi la trafikon». Ruĝfrontanoj ne konsentis al tiu provoko. Sed subite kaj hazarde ebria policano falis teren kaj tuj… incitiĝemaj policistoj pafis, sen ia averto antaŭa, en la amasojn. Rezulto: juna 22-jara K-do el Bremen mortpafita, surdmuta virino grave vundita ĉe piedo, same infano kaj kelkaj aliaj personoj. Malgraŭ tiuj intencaj provokoj la Ruĝfrontanoj plej discipline evitis doni okazon al sangavida policistaro, mortpafi pli multajn klaskonsciulojn kaj aliajn personojn.

En sekvantaj tagoj ĉiuj taĉmentoj marŝadis tra la stratoj de Berlino kun standardoj portantaj funebran rubandon.

La dimanĉa manifestacio estis tre impona, ni vidis i. a. ankaŭ multajn standardojn ĉe RFB-taĉmentoj, kiujn ili ricevis de ekstergermaniaj organizoj, precipe de Ruĝa armeo sovetia, kun surskriboj ofte ankaŭ en esp-o. Sur la granda placo «Lustgarten» (Amuz-ĝardeno) samtempe paroladis 25 oratoroj al la amasoj de ĉiuj anguloj. Pretermarŝo ĉe la Asocia Estraro daŭris ĉ. 6 horojn, kvankam unu el la kvar manifestaci-vicoj ne povis pretermarŝi pro malfrua tempo (ja estis jam post la 21-a horo, kiam finiĝis la pretermarŝo).

La almarŝo de la Ruĝa Fronto en Berlino evidente montris, ke la germana Proletaro ne nur iris al baloto, sed ke ĝi konscias pri sia rolo, nome ankaŭ organizi batalon eksterparlamentan.

O. Bässler, Leipzig.

DU HOROJ EL MIA VIVO

Mi volas priskribi unu okazon el mia vivo, kiel ĝin devis travivi jam de 5 jaroj multaj K-doj, — du horojn de la 6-a de majo 1928.

Estis la 15-a horo. La vetero estis malbonega. Pluvo frapadis forte sur la fenestrojn. La vento blovis furioze, kvazaŭ ĉiuj diabloj en la infero de Dante estus elirigitaj! Ni kelkaj K-doj-esperantistoj sidis ĉirkaŭ malgranda tablo en la laborista klubo, parolante pri plej ordinaraj aferoj en esperanto. Subite la pordo de la ĉambro malfermiĝis, kaj kvin personoj kun bastonoj eniris. Unu el ili, verŝajne estro de la kvinopo, ekdemandis nin:

— Kiaj estas vi?

— Ni estas laboristoj.

— Kion vi faras ĉi tie?

— Tie ĉi estas laborista klubo, kaj ni rajtas viziti kaj sidi en ĝi.

— Vi rajtas sidi nur en karceroj, diris la estraĉo. — Ĉiuj iru antaŭ mi!

Ni obeis. Kiam ni alvenis policejon, la kvinopo da detektivoj enŝlosis nin en ĉambro kaj komencis la traserĉadon. Kelkaj el ni tuj estis liberigataj. Ni restis nur duope. Min elvokis la estraĉo en alian ĉambron por nova «traserĉado». Sed la «traserĉado» komenciĝis ankoraŭ ĉe la pordo. Forta piedfrapo sur la ventron trafis min. Mi falis sur la plankon. Tuj poste la frapoj per guma vipo komencis fali sur la kapon, kolon kaj dorson. Post duonhora batado kaj insultado, kiam la planko fariĝis ruĝa je mia sango kaj sur mia korpo ne restis loketo nevundita, ili levis min kaj eĉ ne demandante kiel mi estas nomata, liberigis min, dirante ke mi ne iru plu en laboristajn klubojn.

Kiam mi, apenaŭ povante marŝi, alvenis ĉe la laborista klubo, estis la 17-a. Iom poste venis la alia K-do same tiel batita kiel mi!…

Tiel pasis du horoj el mia vivo.

SAT-ano Simĉil (Bulgario).

Pri loĝejaj cirkonstancoj de la arbarlaboristoj en Norda Finnlando

En Norda Finnlando lignaĵindustriaj kompanioj konstruas arbarloĝejojn por la laboristoj. Ili dum sia labordaŭro loĝas vintratempe en tiuj arbaraj regionoj, kie ili dehakas arbtrunkojn kiel krudaĵon por ligna industrio.

De ekstere tiuj dometaĉoj aspektas tiel mizeregaj, ke estas neeble kredi, ke ili estas homaj loĝejoj. Oni konstruas ilin el senŝeligitaj lignoj, kiujn oni netaŭge kunligas. La muroj kompreneble estas malfortikaj, tiel ekstere kiel interne. La plafono enlasas akvon, ĉar la tegmento estas ofte tro proksima al la plafono. La ĉambro ofte trovarmiĝas tiel multe, ke la akvo gutas de la plafono. Ankaŭ kiam la neĝo degelas sur la tegmento, la loĝantoj devas esti en la «pluvo». Ekzistas ankaŭ speco da arbaraj dometaĉoj, en kiuj la ĉevalejo estas konstruita kunece kun homa loĝejo, nur disigita per maldika intermuro. La fekaĵon de la ĉevaloj oni elĵetas apud la irejo, laŭ kiu la laboristoj vizitas la dometaĉon. Por nutraĵoj oni ne konstruas ŝirmejon. Ĉe la muroj de la kabano estas najlitaj kelkaj kroĉiloj kaj bretetoj, sur kiuj oni metas nekovrite lardon, viandon kaj aliajn nutraĵojn, de kie ili eĉ povas fali en la sterkamason. La plankoj de la dometoj neniam estas faritaj el segita aŭ eĉ rabotita ligno, sed simple el senŝeligita rondligno. Kaj ofte per tio oni ne kovras la tutan areon de l’ ĉambro, sed lasas senplanka trionon aŭ duonon. El dehakitaj, tre neebenaj tabuloj oni faras etaĝajn litojn ĉe la tri muroj de la ĉambro. La plej malsupra lito estas duonmetron alta. Inter ili restas speco da koridoro. Neniam troviĝas sub ili planko. Sur tiuj litoj la laboristoj pasigas la nokton sen litaĵaro. Nur jakon ili volvas kiel kapkusenon. Ili enlitiĝas kun la laborvestoj plejparte eĉ malsekaj post la laboro ĉe arbaraj trunkoj. En loĝejo, kies areo estas 8×8 metroj, amasiĝas vintre 15, 25 eĉ 30 viroj. La alteco de loĝejo varias inter 190 kaj 235 cm. Ĉar tiaj amasoj da laboristoj ariĝas en malvasta loĝejo por tranokti, kompreneble la vestoj neniam sekiĝas, kaj la loĝantoj ne povas ricevi freŝan aeron por spiri. Ventoliloj ja ne ekzistas, kaj lumo mankas preskaŭ tute. En loĝejoj de supre citita grandeco oni havas nur du fenestrojn de 30×70 cm., kiuj estas senkadraj. Ĉar la fenestroj devas esti malsupre, oni nur en malmultaj dometaĉoj povas vidi la ĉielon. La pordoj estas faritaj el dehakitaj tabuloj, sed tiel maldense metitaj, ke oni povas trarigardi, kaj dum neĝblovado la neĝo penetras tra la pordo en ĉambron. La fornoj estas nur simplaj kun nefermitaj fajrujoj, aŭ ladkamenoj. La fajro devas

— pàgina 5 —

resti ĉiam brulanta, ĉar ne estas fornoklapoj aŭ aliaj fermiloj.

Tiajn loĝejojn oni eĉ nur konstruas por la dehakistoj en arbaraj regionoj; en la rivervaloj laŭlonge la flosriveroj tute ne ekzistas loĝejoj. La ripozajn momentojn oni devas pasigi sub arbo aŭ en dometo farita el koniferaj branĉetoj. Antaŭ la dometo devas esti brulanta fajro, por ke oni restu senfrosta. Sed eĉ en tia restadejo la dormo gustas bone, ĉar oni laboras 15 horojn tage. Tamen, ĉu oni povas konservi sian sanon en tiaj cirkonstancoj, estas alia demando. La tero estas plej ofte glacikovrita aŭ portas neĝtavolon.

Jen tiel, la lignoindustriistoj traktas siajn laboristojn, kvankam ili ricevas grandegajn profitojn.

Kompilis 5166.

[REKLAMO p.5] VORTARO DE ESPERANTO de KABE (D-ro K. BEIN). Ĉi tiu internacia vortaro, verkita plene en esperanto, enhavas ĉiujn vortojn de nia lingvo (radikajn kaj devenigitajn), ĝenerale uzatajn de l’ esperantistoj, kun esperanta difino de ilia rekta senco kaj iliaj ĉefaj figuraj signifoj. Ĉiu vorto estas difinita kun granda precizeco kaj mirinda klareco. Multaj frazmodeloj por klarigi la sencon de la vortoj kaj igi ilin memoreblaj, faras la verkon alloganta kaj vivanta. Unu luksa volumo in-8, bindita, 175 pĝ. Prezo: 2.20 mk. g. inkluz. sendkostojn. ADMINISTRACIO DE SAT.

[BILDO p.5 | 25,37,35,45] Granda nigra kvinpinta stelo en la reklamo de la vortaro.

VOJAĜAJ IMPRESOJ EL SUDA AMERIKO

III

Gvajakil estas havenurbo de l’ respubliko Ekvatoro kaj kuŝas ĉe golfo de la riverego Gvaja. La urbo, kiu estas lokita en vasta marĉo, havas ĉ. 120000 loĝantojn, el kiuj ĉ. centmil estas indiĝenoj. Pro la varmega kaj dum pluvoperiodoj malsaniga klimato okazas oftaj epidemioj (malario, flava febro), kiuj de tempo al tempo rikoltas dekmilojn da viktimoj. En la lastaj jaroj usonaj inĝenieroj konstruis freŝan akvoprovizejon, kiu efike plibonigis la sanitarajn cirkonstancojn. La urba estraro provis kelkfoje starigi ordon koncerne la purecon, sed ne sukcesis. La indiĝenoj ne facile forlasas siajn morojn: vivadi en senzorga malpureco.

Tion ja parte kulpas la mizerega stato, en kiu ili vivas, ĉar ili perlaboras nur maksimuman sumon de 2 sukre (½ dolaro) potage. En la dense loĝataj domaĉoj ili kuŝas inter ĉifonoj sur planko aŭ sur nuda tero ofte malseka kaj fiodoranta. Cetere mi vidis centojn kuŝantaj dumnokte sur la trotuaroj. Verŝajne senhejmuloj. Balaaĵon kaj malpuraĵon la indiĝenoj ĵetas sur la straton, kie ĝi restadas dum tagoj, eĉ semajnoj, ĝis vento ĝin kirlas aeron aŭ ĝis la duonoficiala institucio forigas ĝin. En la centro de la urbo, kie la domoj aspektas sufiĉe belaj kaj kie la pavimitaj stratoj estas puraj, loĝas la sinjorecaj blankhaŭtuloj. Jen laŭlonge de l’ ĉefstratoj troviĝas belaj butikoj kaj eĉ luksaj magazenoj, kelkaj hoteloj kun restoracioj, kie diboĉuloj konsumas la kristaligitan ŝviton de la laboruloj, kiun ni nomas mono.

Kelkaj bankoj sen mono kaj sen fidindeco troviĝas ankaŭ tie. Estas kutimo en tiu lando, ke ĉefoj de oficialaj institucioj rabas monsumojn al ili fiditajn kaj forkuras trans landlimon. Kelkaj grandaj komercaj kaj fabrikaj entreprenoj estas en la manoj de eksterlandaj, ankaŭ eŭropaj kapitalistoj, kiuj starigas siajn proprajn kreditsistemojn.

Kelkaj provoj organizi la Laboristaron, ĉu profesie, ĉu politike, malsukcesis pro tio, ke la gvidantoj de laborulaj grupoj nur celis uzi ilin kiel ŝtupon por sia propra ambicio.

Lokaj ribeloj okazas ofte en tiu lando. Sed ili montriĝas nur rivalecaj intrigoj inter burĝecaj grupoj, kiuj klopodas akiri la potencon kaj havas nenion komunan kun sociaj ribeloj.

Ekvatoro havas ĉ. 2 milionojn da loĝantoj, el kiuj nur centmil estas blankhaŭtuloj. La tero estas parte tre fruktodona, kaj troviĝas nepre eblecoj garantii vivtenadon por dekoble pli granda nombro da homoj. La registaro subtenas diversmaniere la enmigradon, sed pro la varmega, malsaniga klimato kaj parte kaosa estrado de l’ lando, la enmigrant-entreprenoj ĝis nun ne bone prosperis.

M u r i.

Al ĉiuj Soveti-anoj!

Monon por la Adm. de SAT, ne sendu al Leipzig, sed al nia bankkonto ĉe C. K. de SEU en Moskvo. Niaj bankoj ne akceptas sovetian monon. — Adm.

PROLETARO KAJ DEMAGOGIO

Demagogio estas volo elvoki animstaton aŭ instigi al faro helpe de tiaj argumentoj, kiaj nek konformas al vero nek al la konvinkoj de l’ alparolinto (oratoro) mem. Se oni ĉiutempe kun malestimo rilatiĝis al demagogio, tio ne estas pro moralaj motivoj, sed tute inverse. Jam sole la fakto, ke la rilato al demagogio restis la sama, kvankam tiel forte ŝanĝiĝis la sociaj kaj psikologiaj cirkonstancoj, estas signo, ke en demagogio kuŝas malbono, danĝera por ĉiu socio, sendepende de ĝia klasstrukturo en tiu aŭ alia tempo.

Nature, la enhavo de tio, kion oni nomas demagogio, ŝanĝiĝas kune kun la evoluo de la socio, sed la koncepto demagogio por si mem apartenas — samkiel mensogo aŭ hipokriteco — al ecoj, kiujn ĉiuj socitavoloj kondamnas, eĉ tiuj, kiuj uzadas demagogion kontraŭ la nove leviĝanta klaso. La primitiva memkonserva sento kaŭzas, ke ĉiuj homoj kondamnas mensogon, hipokritecon, demagogion.

Kiel membroj de viva komunumo, de laborkomunumo, ĉiuj homoj devas havi interkomprenigilon. La skribata kaj parolata vorto estas tia ilo por ĉiuj ŝtupoj de l’ socia evoluo. Kun la tempo la vortoj alprenas difinitan, ĝenerale valoran signifon. Ili servas al tio, por ke la homo ne estu devigata ekfidi nur al sia propra persona sperto. Ili malfermas por li alireblon al regionoj, kiuj sen tio restus ŝlositaj. Ju pli disvolviĝinta estas homa kolektivo, ju pli intense kaj produktive¹) paŝas la mastruma vivo, des pli certan ligilon la homoj bezonas. Ĉu la nuntempa homo povas vidi, legi kaj observi ĉion por li bezonatan? Ĉu estas imagebla socio, kie ĉiu ja dependas de aliu, sen reciproka interkonatiĝo, tio signifas, sen fido al vortoj de aliuloj?

Ju pli proksime ni venas al libera senklasa socio, des pli la membraron de socio regas reciproka konfido kaj vero. Kio en la nuntempa socio, bazita sur perforto kaj devigo, estas atingata per leĝo, per timigo antaŭ puno (la teno de vorto, ne devojigi aliun per falsaĵoj), tio devas esti atingata en la libera socio sen iu ajn devigo. Se tio ne estus ebla, tiam entute estus malebla la kunvivado en libera socio. Certe, la ĉefa kondiĉo por tio (eviti mensogon kaj falsecon) estas la forigo de l’ klasoj, la forigo de kontraŭdiroj de l’ interesoj. Sed ĝuste pro tio la avangardo de l’ homaro, la antaŭbatalantoj por socialismo, jam nun ne uzu tiajn rimedojn.

La ĉefa fonto de l’ mensogo estas ja tio, ke la regantaj klasoj devas iel vuali sian socian staton, siajn privilegiojn, ĉar tiuj ĉi lastaj sin bazas sur la senrajtigado de l’ popolamasoj. Tiucele la regantaj klasoj devas ekmovi tutan aparaton: tio sekvigas la hipokritecon en la interrilatoj kaj konceptoj, kiuj respondas al la nuntempaj produktad-cirkonstancoj. Kvankam la reg-

¹) Kvankam ne oficiala vorto, uzita de Zamenhof (= multproduktante).

— pàgina 6 —

TAGO DE L’ RUĜARMEANO

Mi estas 21-jara laboristo-modelisto kaj aŭtune 1927 alvokita en la vicojn de l’ Ruĝa armeo. Oni sendis min en lernejon por formado de gvidantoj el malpliaĝuloj. Mi komencis lerni militaferon kaj pasigi vivon de kursano-ruĝarmeano. Mi volas priskribi la tagon de la kursano kiel tagon de eduka laboro ĉe Ruĝarmeo.

Je la sesa horo matene oni signalas en la kazerno la leviĝon. La kursanoj rapide ellitiĝas, ordigas siajn litaĵojn kaj sin mem kaj post 15 minutoj jam faras la matenpromenon, kiu servas kiel rimedo por korpkultura eduko kaj daŭras 15 minutojn. Kun kantoj oni reiras en la kazernon. Je la 6½-a la kursanoj matenmanĝas, kaj je la 7-a komenciĝas la okupoj. Du horojn oni okupas sin en la lernejo pri politika scio, kie oni konigas al la ruĝarmeanoj, kiuj estas la amikoj kaj la malamikoj de l’ laboristoj, kun kuranta komentado pri la politika situacio en la tuta mondo. Post la «politika horo» la kursanoj lernas dum 2 horoj uzi siajn armilojn kaj la regulojn de l’ militservo. Dum pluaj 2 horoj la kursanoj pretiĝas por militordo, por marŝo kaj ekzercoj kun armiloj. La tagmanĝo okazas je la 14-a, kaj de la 15-a ĝis 17-a estas en la kazernoj la «malviva horo», dum kiu oni ripozas kaj mallaboras. Post la 17-a la kursanoj okupas sin en la klubo, kie estas multaj rondetoj. Ili perfektigas sian legoscion, studas gazetojn kaj ĵurnalojn, laboras en la anguletoj de l’ Lenin-ĉambro. Junkomunistoj kaj partianoj partoprenas en la laboro de la koncernaj ĉeloj. Ili sin politike klerigas. La kursanoj tre aktive partoprenas en la revoluciaj festoj de Sovetio. La feston de la Oktobra Revolucio la kursanoj festis kun la laboristoj de granda fabriko, kie ĉi lastaj akceptis la kursanojn fratece. Kun la kursanoj la laboristoj inaŭguris monumenton al K-do Lenin.

Mi ankaŭ estas komsomol-ano (junkomunisto) kaj aktive laboras en la ĉelo. En la lernejo mi organizis rondeton de esperanto kun 40 membroj. Mi gvidas la rondeton dufoje semajne, kaj la «lernantoj» de la rondeto lernas kun granda intereso la lingvon. La leterojn ricevitajn de eksterlandaj gekamaradoj mi legas al la lernantoj kaj kolektive konigas ilin kun la vivo de l’ eksterlandaj fratoj. En la lernejo oni donas tre multe da atento al la internacia eduko de l’ ruĝarmeanoj. Per la gazetoj, per la rondeto de «plenrajtaj reprezentantoj», per la komsomola kaj kompartia ĉeloj, kaj finfine per nia rondeto la kursano estas edukata en la spiritfrateco de l’ tutmonda Proletaro.

Tiel pasas la tago de l’ kursano en la regimentlernejo de la 49-a N.-Novgoroda pafregimento.

Kursano M i k a e l o G o l o v k i n (10068).

[REKLAMO p.6] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio. 150 paĝoj, formato 12×18 cm. Prezo 1 mk. g. Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

antaj klasoj faris el hipokriteco kaj malvero preskaŭ etikan leĝon, por povi pli efike ŝirmi siajn privilegiojn, kaj kvankam ili uzas ĉian rimedon, por povi malmoraligi la suprenleviĝantan klasanaron — malgraŭ tio ili malestime rilatas al mensogulo, perfidulo, demagogo.

El kio tio rezultas? Kial Kain-oj, Judas-oj kaj similaj estis ĉiam malamataj de ĉiuj klasoj? Respondo estas, ke ĉiu homo bone komprenas, kiel danĝere estus por sia klaso, se enviciĝus tien perfidulo. La abomen-sento al mensogoj, al perfido — tio estas la instinkto de memkonservado de ĉiu socia klaso…

Kompreneble, ekzistas diversaj formoj de demagogio. Ekzemple, se profesia gvidanto volas eviti lukton por plialtigo de salajro, ĉar li ne estas certa pri ĝia sukceso, tiucele li prezentas la situacion al la laboristoj en falsa lumo, — kaj tio estas demagogio. Kutime oni konsideras demagogiaj kaj malutilaj por la Laboristaro nur tiajn metodojn de laboro, kiaj elvokas ĉe ili trompajn esperojn, iluziojn kaj instigas ilin al elpaŝoj, kiujn ili sen tio evitus. Efektive, la malkapableco gvidi strikon aŭ protestlukton, povas esti tiel malutila kaj tiel fuŝi la klaskonscion, kiel facilanime gvidata batalo. Jam ne atentante la grandegan malutilon, kiun oni faras al movado, se oni kripligas ĝian revolucian karakteron…

En la socialisma movado, kiu estas estonteca movado, kaj en kiu la ĉefa faktoro estas la revolucia konscio de l’ amasoj, oni ne oferu la fincelon pro la veraj aŭ laŭŝajnaj interesoj de l’ estanto…

A n ĝ e l i k a B a l a b a n o v a.

Trad. L. B e r g r a d (10411) el baldaŭ aperonta libro «La marksisma edukado de l’ amasoj».

Ĉu ne estas honto, ke S e n n a c i u l o ne ankoraŭ atingis la nombron de 4000 abonantoj?

Se ĉiu K-do farus sian devon, certe tiu nombro estus baldaŭ superita.

Varbu, varbadu abonantojn…

★ DIVERSAĴOJ ★

La grandurba evoluo en Germanio

En Germanio la loĝantaro pli kaj pli tendencas amasiĝi en la grandaj urboj. En 1870 ĉiu dudeka loĝanto estis grandurbano, je la fino de 1890 ĉiu oka, nuntempe ĉiu tria loĝanto. La grandaj urboj ne kreskis el si mem, sed per enfluo de eksterurbaj loĝantamasoj. Titolon «grandurbo» havas urboj de minimume 100 000 loĝantoj. En 33 grandurboj jam en jaro 1900 estis de eksterurba deveno 56,7 elcentoj da loĝantoj. La urĝe solvotaj problemoj, kiuj estiĝas el tiu evoluo, estas la fortigo de l’ higiena protekto, kaj la loĝej-konstrua problemo, kunligita intime kun la unua. Ĉar aliokaze oni havos en la grandurboj mortintan elcenton netolereblan.

Laŭ Leipz. gazeto komp. M. H. 1162.

La loĝantaro en Sovetio

Laŭ statistiko de jaro 1927 en tuta Sovetio loĝis 146 964 366 personoj. El ili 71 010 659 viroj, 75 953 707 virinoj, 44,5% ĝis 18-jaraj, ĉ. 46% de 18 ĝis 54-jaraj, kaj malpli ol 10% pli aĝaj ol 55-jaraj. 30 500 pers. estas gemaljunuloj pli ol centjaraj.

Laŭ Leningrada Vero trad. P. T. 9310.

Kontraŭsemidismo en Sovetio?

Sub ĉiuj rezervoj ni represas jenan sciigon: La «Krasnaja Gazeta» (Ruĝa Gazeto) publikigis artikolon, en kiu ĝi plendas pri la disvolviĝo de l’ kontraŭsemidismo inter la laboristoj kaj la komunista junularo. Ĝi citas tagordon akceptitan de la laboristoj de l’ fabriko «Lenin», postulanta, ke Batolomea nokto estu organizata kontraŭ la judoj, kaj ke ili estu sendataj Palestinon.

Ĉu li trovas Imitantojn?

La norvega komandanto ĉe stabo K. A. Bratt forlasas la militistan metion pro konsciencaj konsideroj. En sveda revuo li skribis artikolon, kiu faris grandan bruon, pri la proksima kemia milito. Li elmontras, ke oni prudente eĉ ne povas paroli pri milita defendo kontraŭ la teruregaj ruinigoj, kiujn la proksima milito faros al la civila loĝantaro, al la urboj kaj al la industrio.

[REKLAMO p.6] Ne hontu montri vian esperantistecon kaj SAT-anecon! PORTU LA INSIGNON DE SAT! La insigno estas ekkonilo kaj varbilo. La granda insigno diametro 18 cm. kostas 0,80 mk. g. La malgranda insigno diametro 12 cm. kostas 0,60 „ „ La malgranda insigno por ne SAT-anoj . . . 0,60 „ „ Haveblaj ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

— pàgina 7 —

TRA ESPERANTIO

El la Administrejo

Koncernas akcibiletojn de nia Kooperativo. — Hodiaŭ ni publikigas la numerojn de tiuj akcibiletoj, kiuj depost la lasta duonjaro estas dum daŭro de tri jaroj en la manoj de l’ posedanto. Tiu lasta rajtas, laŭ surpreso (vidu vian akcibileton) ricevi jare 10% da rentumo. Post publikigo de tiu ĉi komuniko, la posedantoj de akcibiletoj povas, se ilia numero troviĝas inter la sube cititaj ciferoj, aŭ repostuli sian monon plus la rentumo (en tiu okazo la akciposedanto devas resendi al ni la akcion) aŭ, se li ne informas nin, la administracio transskribos la rentumon de la unuaj tri jaroj al la kredita konto de la akciposedanto, kaj la akcibileto, kiu troviĝas en la manoj de la koncerna K-do aŭ K-dino ekpaŝos la vojon al la dua trijaro, laŭ la samaj kondiĉoj kiel antaŭe. — Tamen la rentumo de la unua trijaro estas ĉiam je la dispono de la koncerna K-do. Li povas ricevi ĝin, ĉu per mono, ĉu en formo de libroj aŭ aliaj objektoj el la administrejo de SAT. — Por ke la Gek-doj bone povu kontroli la numerojn de siaj akcibiletoj, ni ĉi-kune publikigas la numerojn el la serioj A kaj B, kiuj rajtas al rentumo:

Serio A. — 1—5, 8—19, 22 k 23, 26—92, 96—99, 101—105, 109, 115 ĝis 120, 122—135, 137, 140, 142 ĝis 144, 147—155, 162—164, 167—172, 178—184, 188, 190—197, 202—204, 206, 208, 211—214.

Serio B. — 2 k 3, 5—36, 38—41, 44—58, 60—107, 109—134, 136 ĝis 140, 145, 147—149, 154—158.

Ni ne preterlasu la okazon por danki al niaj fervoraj Gek-doj, kiuj dum la daŭro de tri jaroj lasis al SAT sian monon por la bono de nia movado. Ni ne dubas, ke la Gek-doj ankaŭ estos pretaj fari la samon dum la venontaj tri jaroj.

Necesas, ke ankoraŭ pli multaj Gek-doj aĉetu niajn akcibiletojn, ĉar tiu mono ja ĉiam estas certa al vi. Multaj Gek-doj jam spertis la utilon de tiu aranĝo, despli, ĉar la administracio ĉiutempe akceptas tiujn akcibiletojn kiel kontantan monon. Per tiuj akcibiletoj la Gek-doj povas pagi al la administracio ĉiun ajn varon.

A d m.

INTER NI

— Ĉu povas esti patriotoj en SAT?

— Kial ne?

— !!??…

— Nu, ĉu do ne ekzistas laboristaj partioj, kiuj konsentas la patriotismon kaj nacidefendismon? Ĉu vi ne scias, ke tiuj partioj konstante agitadas por la sendependeco… de Ĉinio, de Maroko, de Georgio, de Hindio k. a. landoj? Ĉu vi deziras, ke ni eksigu el SAT la K-dojn, kiuj estas anoj de tiuj partioj?

— Certe ne…

— Sekve estu konsekvenca kaj konsentu, ke patriotoj povas aliĝi al nia Asocio…

— Sed ŝajnas, ke tio malkonformas al la nomo de nia organizo.

— Ni ne troigu la aferon. Kio karakterizas nian asocion, estas ĝia strukturo laŭsektora. Eĉ se ĉiuj anoj estus patriotoj, SAT tamen konservus sian sennaciecan karakteron, tiom longe, kiom en ĝia organizformo oni ignoras la naciojn.

En la kadro de nia asocio neniu povas paroli je la nomo de sia kara patrio, ne povas sekve influi naciece ties gvidadon. Laboristo, kiu aplikadas esperanton per la SAT-aparato, vole nevole estas devigata kutimiĝi al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo.

Tio, laŭ mi, estas plej grava. Se iu proponus la ŝanĝon de la sennacieca strukturo de SAT, mi akre kontraŭbatalus tian proponon. Sed mi ne vidas grandan danĝeron en la fakto, ke kelkaj patriotoj troviĝas en niaj vicoj…

Ni ne devas enmiksiĝi en la politiko de partioj. Kaj se ni devigus ĉiun SAT-anon malkonfesi patriotismon, tio estus ia enmiksiĝo…

Por mi ne estas mirige, ke laboristaj organizoj konservas patriotisman ideologion. La malo estus vere miriga. Tio signifus, ke oni povas fariĝi sennaciulo sen la helpo de esperanto. Se tiel estus, la rolo de SAT fariĝus tre sensignifa en miaj okuloj…

E. L.

El la Redaktejo

Ĉu la somera varmeco kulpas, ke ni dum la lastaj semajnoj ne plu ricevis manuskriptojn de niaj kunlaborantoj? Almenaŭ ni konstatas la fakton. Eble kelkaj K-doj estas tro timemaj, ne fidante al si la kapablon verki ion por «S-ulo», ĉar ni devis averti diversajn K-dojn, kiuj verkis tro malbone, efektive ne finlerninte la lingvon. Kompreneble ĉi lastaj ne povis atendi, ke ni aperigu iliajn fuŝverkaĵojn. Sed aliparte ekzistas sufiĉe granda nombro da K-doj, kiuj scias verki sufiĉe bone en esperanto: Kial ili restas mutaj kaj nenion raportas al ni por diskonigo al la tutmonda Legantaro? Vi ĉiuj scias per la enhavo de «S-ulo» kaj per niaj admonoj al la usonaj K-doj k. c., kiajn artikolojn la redakcio atendas, kiuj estas plej valoraj kaj taŭgaj por nia organo. Artikoloj kun ĝenerale interesa kaj leginda enhavo, laŭpove originale verkitaj, neniam estos malakceptataj de ni. Precipe ni bedaŭras, ke jam delonge ni ne plu povis aperigi artikolojn el Hispanio, Portugalio, Norvegio, la Sudamerikaj Ŝtatoj, kvankam ne mankas tie SAT-anoj. Ekvekiĝu, dormantoj, kaj kunlaboru al via gazeto!

N. B.

S A T – a n o j

En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉ i a m citu vian membro-numeron.

La «Fundamento de Esperanto»¹) devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta k o n t r o l i l o, kiu gardos lin de deflankiĝo de la vojo de unueco.

L. L. Zamenhof.

¹) Mendebla ĉe nia Administrejo.

Ankoraŭ pri volontulaj tradukistoj

Tiu ĉi demando, tre ĝustatempe tuŝita en n-oj 160, 167, 181 de «S-ulo», devas turni la apartan atenton de ĉiu SAT-ano al la organizo de intern. interligo inter proletaj organizoj per esp-o. Aparato de volontulaj tradukistoj estos la sola praktika rimedo por vera, proksima interrilatigo de nacilingvaj prolet-organizoj. Ni ne bezonas diri, ke priservado al ili estas plej efika rimedo por propagando de nia ideo. Ni efektivigos nian celon, laborante de malsupre; sed certe ankaŭ estas gravega tasko konvinki la gvidantojn pri la neceseco de lingvo intern. Ankoraŭ multaj lab. organizoj tute ne konas sencon k celojn de SAT. Nur oferante niajn tempon k kapablojn, ni montros al la mondo la gravecon de l’ SAT-aparato k varbos novajn bonvolajn adeptojn.

Ĉiuj SAT-rondoj k izoluloj agu en la kulturaj, partiaj k profesiaj organizoj de iliaj laborejoj por atentigi ilin pri la afero de l’ interligo kun eksterlandaj organizoj. Ne unue ni varbu al esp-o k SAT, sed ni pruvu al ili la necesecon, instigante ilin komenci nacilingve la interligon k mem estante la tradukantoj. Por la komenco de l’ kolektiva interligo mi proponas verki por «S-ulo» artikolojn priskribantajn vivon k laboron en laborejoj k organizoj, kiuj deziras korespondadi kun similaj en eksterlando. Ankaŭ por SAT-anaro estas bezonata vigla interŝanĝado de spertoj k metodoj de plej ĝusta k sukcesa laboro. Al tio «S-ulo» donu pli da atento.

V. B e l o g o r c e v (7495).

La malpermeso en Bulgario

Ni raportis en n-o 191 mallonge pri la ministeria dekreto en Bulgario kontraŭ esp-o. Interese estas ekscii, kiel la «kleriga» ministro motivigas la malpermeson, kiu trafas la lernantojn. Li diras en la cirkulero: «Ĉar esp-o estas facila lingvo, la lernantoj ekkutimos al facilaĵoj kaj perdos la volon lerni pli malfacilajn aferojn (!); ĉar esp-o estas i n t e r n a c i a, la lernantoj ekŝatos la internaciismon kaj ekmalŝatos la nacian lingvon kaj kulturon; fine la esp. movado estas suspektata, ke sub ĝi kaŝiĝas bolŝevistoj kaj anarkistoj (!). Tiaj estas la ĉefaj motivoj.»

— pàgina 8 —

La Lingva Angulo

Ĉi sube ni publikigas du demandojn, kiujn faris al ni legantoj kaj kiujn ni prokrastis respondi, ĉar ni mem ne havis firman opinion pri ili. Ni lasis la respondon al s-ro W. Lippmann, direktoro de la Sekcio: Gramatiko en la Akademio, al kiu ni nin turnis tiucele.

R e d.

Demandoj:

  1. Ĉu post substantivigitaj nombroj, cifere (ne litere) skribitaj, oni ne devus meti la subkomprenatan «da»? (S-i.)

  2. Ĉu en la frazo (PETRO, pĝ. 11, linio 12) «li rakontis, ke la ĉefo maldungis lin, ĉar li, la antaŭan tagon, ‘ŝtelis’ kelkajn lignopecojn» la komoj, kiuj enfermas «la antaŭan tagon», estas necesaj? (D-ano.) Ĉu tiu frazparto «la antaŭan tagon» povas esti nomata «propozicio»? (B-o.)

Respondoj:

  1. Simpla nombro (numeralo kardinala) havas adjektivan karakteron. Tiel ekz. kvin, naŭ, cent, mil okdek tri. Pro ilia plursilabeco, eble ankaŭ pro konsidero al la akcentregulo kaj sekvante la naciajn lingvojn, Zamenhof forprenis ĉi tiun adjektivecon de la numeraloj miliono, biliono, triliono ktp. donante al ili la substantivan finaĵon, kiu ne estas ellasebla. El tio sekvas ke oni d e v a s uzi post ili la prepozicion «da», kiel post «trio, dekduo, cento k. s.» (En specialaj kazoj oni devas uzi «de»; ekz. milionoj de ĉi tiuj fiŝetoj svarmis ĉirkaŭ la ŝipo). Ĉar aliflanke la ciferoj tute ne apartenas al la lingvo, sed nur al la skribo, ĉar ili estas nur mallongigaj signoj de la vortoj, ne povas esti dubo, ke oni devas skribi, kiel oni parolas: «12 000 000 da loĝantoj» kaj ne 12 000 000 loĝantoj(n)».

  2. En la frazo: «Li rakontis, ke la ĉefo maldungis lin, ĉar li, la antaŭan tagon, ŝtelis kelkajn lignopecojn» la strekitaj komoj estas ne necesaj, sed utilaj, ĉar ili avertas la leganton, unuavide rigardi la vortojn «la antaŭan tagon» kiel objekton (komplementon) de «ŝtelis». Tia kom-uzo sekvas la francan regulon, apartigi per komoj plurvortajn adverbecajn esprimojn. Ĉi tiu regulo ne ekzistas en esp-o, kio ne malhelpas, ke ĝia apliko en specialaj kazoj estas rekomendinda. La interpunkcio estas nur skriba helpilo, por faciligi la rapidan komprenon de la frazkonstruo. Kio servas ĉi tiun celon, do estas bona. Por severaj reguloj en pli specialaj kazoj ne venis ĝis nun la taŭga tempo. La nuna libereco laŭ mia opinio ne pruviĝis iel malutila. — Adverbeca esprimo kiel «la antaŭan tagon» ne estas propozicio.

D-ro W. L i p p m a n n.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

USONO. Nov-Jorko. K-do P. Kraŭĉ, kiu revenis el Sovetio, parolis esp.-lingve ĉe «Labor-Temple» sub aŭspicioj de «Esp. Laborularo». Ĉeestis multaj neŭtraluloj, sed bedaŭrinde venis nur malmultaj speciale invititaj komunistoj, komjunuloj k pioniroj. K-do Kraŭĉ parolis pri vivkondiĉoj k esp. movado en Sovetio. Li ankaŭ respondis al multaj demandoj k konsiderante la inertecon de la esp. movado usona, la kunveno estis sukcesa. SAT-eldonaĵoj bone estis vendataj. — K-do Theod. Weder estas elektita por gvidi la Esp. Servon de l’ 29-a k 30-a sektoroj. K-do G. Gabor faris paroladon ĉe ĉi tiea Hungara Lab. Kleriga Hejmo; li parolis hungarlingve, skizante historion de intern. lingvoj k detale de esp-o, li priskribis la mondajn organizojn esp-istajn k fine elmontris celojn k idealojn de SAT k ties Nov-Jorka grupo. Enskribiĝis sekve tuj 15 lernantoj por aranĝota kurso, kiun li gvidos. Krome li devis dufoje ripeti sian paroladon ĉe hungaraj rondoj en aliaj partoj de la urbego. — K-do Kraŭĉ, kiu paroladas en div. urboj sub aŭspicioj de la Kom. Partio, tamen trovas tempon por fondi SAT-rondon k esp. kursojn. En Wilmington, Deleware k Filadelfio, Pensilv., li jam sukcesis organizi kursojn k SAT-anigi kelkajn (jun)komunistojn.

(1092)

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»:

L’E t i n c e l l e (Fajrero), Bruxelles, 20. 5., Tago el vivo (6351); D e r E i s e n b a h n e r (Fervojisto), Wien, 25. 5., Nuntempa lab. sit. en Usono (188).

Priesper. artik. k notojn enhavis:

D a i l y H e r a l d, London, 25. 5.; P A X, Paris, 25. 5.; L’I n t e r n a t i o n a l e d e l’E n s e i g n e m e n t (Eduklab. Intern.), Paris, majo; S e m a j n a i n f o r m i l o d e k u l t u r – i n t e r l i g a s o c. d e S o v. k u n e k s t e r l., Moskvo, majo (pri Minska lab. interkorespondo k resumo en esp-o).

Peresperantajn leterojn enpresis:

K a r m i r Z i n v o r (ruĝa soldato), Erivan, 1. 5.; L e n i n g r a d a V e r o, 1. 5.; L a b o r i s t a V o j o, Smolensk, 29. 4.

NIA POSTO

6600. — Via artikolo aperos en «SR», literatura serio.

R e d.

Sovetiano. — Vi eraras: R. Rolland tute ne estas en Svisio ekzilita de la franca registaro; li mem «ekzilis» sin tie k venas Francion kiam plaĉas al li.

E. L.

Internacia Esperanto-Muzeo. — Ni ŝatus ekscii en kiu vortaro vi lernis la signifon de la vorto «neŭtrala». Se via entrepreno estas «nek laborista, nek komunista, nek katolika» ktp. tio signifas por ni, ke ĝi estas n e ŭ t r a l a. Sekve vi ne devus miri, ke ni lokis vian informon en la rubrikon «Ĉe la neŭtraluloj».

12 340. — La klarigojn por la mallongigoj de vi cititaj vi trovas en ĉiu n-o, en kiu aperas korespond-anoncoj, sub la titolo «Korespondado».

R e d.

2978. — Aparta abono al Edukada Serio de «SR» ne ekzistas.

A d m.

Sciigo. — La adreso de la I n t e r n a c i a E s p e r a n t o – M u z e o (vidu n-o 184) estas W i e n I, Annag. 5 (Aŭstrio). Pro sendo de materialo aŭ informoj oni sin turnu al tiu adreso.

LEGU ĜIS LA FINO!

  1. julio 1928 en Samara okazos kongreso de fervojista profunuiĝo ĉe Samara-Zlatousta fervojo (la fervojo etendiĝas je 2090 kilometroj). Sendu salutleterojn de vialokaj profunuiĝoj, sociaj organizoj, laborkolektivoj, grupoj ktp. Respondo en nomo de la kongreso (neesperantista) estas garantiata.

Dum la kongreso ni aranĝas grandan esp. ekspozicion. Sendu esperantaĵojn, gazetojn k ĵurnalojn en esp-o k naciaj lingvoj, fotojn de viaj ekspozicioj ktp. Laŭeble sendu pli multe da fervojistaĵoj (Pl kun stacidomoj, lokomotivoj ktp., konformajn ĵurnalojn ktp.). Por rekompenci sendotaĵojn, ni speciale abonis ruslingvajn ĵurnalojn: «Ruĝa Grenkampo», «Korpkulturo k Sporto», «Ekrano», «Sendiulo» k duonesp-lingvan «Bultenon de CK SEU». (Vi povas mem elekti.) Kontraŭ foto de via ekspozicio ni sendos foton de la nia; kontraŭ kompleto — la samon. La interŝanĝon ni daŭrigos ankaŭ post la kongreso. Helpu disvastigi esp-on ĉe la tuta fervojistaro.

(En nacilingvaj sendaĵoj bonvolu traduki bildtitolojn. Bonvolu relegi en n-o 181, p. 200 noton «pri interŝ. de salutlet.».)

Adresu ĉion al: B. Jeleznjakov, USSR, Samara, Uralskaja 29, kv. 3.

(5583)

Korpkulturanoj, atentu!

Rondeto de Korpkulturado ĉe Samara fervojista klubo je nomo de Revolucio de j. 1905 dez. koresp. kun samaj rondetoj ĉl. k kun apartaj korpkulturanoj (L, Pl, PK).

Koresp-aĵojn sendu al K-do Timinskij Boriso, USSR, Samara, Arcibuŝevskaja, 51, kv. 7.

Serioza enketo

K-do A. Soares (villa magnagna) Quartier du neuf Hôpital à S. Jean-de-Luz (B. P.) petas de ĉiuj kompetentaj gek-doj el ĉ. l. informojn pri kampara k urba meza salajro por ambaŭ seksoj laŭ 8-hora labortago (ĉion aparte).

Al Sovetiaj Kamaradoj!

K-do N. S. Riŝkov (esperantisto de la jaro 1909, SAT-ano 5327), termezuristo — arbarkulturisto, estinta instruisto de arbara lernejo, desegnisto de supera kvalifiko, havinta 12-jaran praktikon, — deziras ŝanĝi la nunan oficon. — Mi preferas havi la oficon de instruisto en arbara aŭ termezurista teknikumo. La proponojn oni sendu: Kursk, strato de Lenin 90. Al helpemaj K-doj mi sendas antaŭdankon!

[REKLAMO p.8] URĜAS! «Festo de la Laboro» okazos la 24-an de junio en Chemnitz. Partoprenos: sindikatoj, kooperativoj, lab. sportularo, kantularo, kulturaj organizoj. La lab. esperantistaro de Chemnitz petas eksterlandajn gek-dojn, tuj sendi salutskribaĵojn, se eble je la nomo de iu organizo. Ni certe resp. per Pl. Adr.: «Fest der Arbeit» (Festo de la Laboro), Zwickauer Str. 152, ĉe ADGB, Chemnitz (Germanio).

[REKLAMO p.8] Bulgario. Vivĝoja juna batalanto deziras korespondadi nur per belegaj Pl, bfl. kun ĉiulandaj gejunuloj, prefere kun junkamaradinoj. Adresu: Iv. Ŝkodrov, «Princ Kiril», Gabrovo.

[REKLAMO p.8] La plej juna sennaciulino aperis en la mondo! Al gek-doj Nikitin el Sovetio la 15. majo naskiĝ. knabineto (unuaido) nomata VLADILENA. Oni petas sendi al ŝi ludilojn k al la gepatroj salutleterojn. (Ambaŭ estas geesperantistoj). Adreso: BEĴECK, Tversk. gub., Krasnoarmejskaja 44, al A. S. N i k i t i n. (12408)

ENHAVO:

paĝo
Lando de suno — kaj malsato 295—96
Laborista solidareco en Francio 296
Elisée Reclus 297
Regna renkontiĝo de Ruĝa Fronto Tutgermania 298
Pri loĝejaj cirkonstancoj de la arbarlaboristoj en Norda Finnlando 298—99
Du horoj el mia vivo 298
Vojaĝaj impresoj el suda Ameriko 299
Proletaro kaj demagogio 299
Tago de l’ ruĝarmeano 300
Diversaĵoj 300
Tra Esperantio 301—02
Anoncoj 302

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 194, 21 de juny de 1928

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

4-a Jaro. N-o 194 — APERAS SEMAJNE — 21. Junio 1928

[BILDO p.1 | 42,4,54,13] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», emblemo de SAT, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerchner

PROLETARO KAJ TEKNIKO

Dum la lasta tempo la gazetaro anoncas al ni pli ol iam sensaciajn novaĵojn pri grandaj transflugoj de kuraĝaj aviadistoj. Ili atestas pri la konstanta, laŭgrada plibonigado de la teknika materialo kaj strukturo de la flugaparatoj, kiuj permesas al siaj uzantoj meti al si kvazaŭ plej frenezajn celojn: la transflugon de l’ Pacifika oceano per malmulte da etapoj, la transflugon de l’ polusaj dezertoj ktp. Ne pasos longa tempo, kaj nia tero estos tro malvasta regiono por la ambiciaj eksperimentantoj, kiuj eluzas rekorde la konstantajn progresojn en la tekniko!

Kio karakterizas la tutan lastan epokon de l’ homara evoluo, estas tiu senhalta pliriĉiĝo de la tekniko. Se al niaj prauloj estus permesate ĵeti rigardon al la nuntempaj kreaĵoj de homaj cerbo kaj mano, ili estus tiom miregigitaj, ke la komprenpovo tute mankus al ili. La Radio kaj la lumbildaparato, la aŭtomobilo kaj la aviadilo ne nur estas lastdataj kreaĵoj, sed eĉ ankoraŭ konstante transformiĝas kaj pliperfektiĝadas laŭ formo kaj povo.

Sed ne tio devas pleje haltigi nian intereson, ĝis kie povos konduki la homaron tiu evoluo. Plej grava por ni estas la demando, kiel ĝi adaptiĝas al la homa socio, kiajn efikojn ĝi havas sur ĝin? Objektive la kapitalismo kaj ĝiaj malhumanaj kondiĉoj permesis la kreiĝon de la teknika progreso. Estas konstato, ke la mirindaj industriaj produktoj kreiĝis tiel perfekte sub la socia sistemo de ekspluatantoj kaj ekspluatatoj. Tio ne estas miriga, ĉar jam antaŭ jarmiloj ni vidas leviĝantaj admirindajn konstruojn, la piramidojn en Egiptio, sub sklava sistemo, kiu igas mortaĉi milojn kaj milojn da sklavlaboristoj ĉe tiu konstrulaboro. Nenio malnormala en tiu evoluo: la intelekto, kiu kreis tiujn grandiozajn teknikajn atingaĵojn, ne evoluigis sampaŝe la homan moralon, la kapablon al justeco. La kelkmiljara homara historio al ni konata, plena de klasbataloj, evidente montras, ke ĝis hodiaŭ la homo ne sukcesis organizi sian socian vivon laŭ kondiĉoj, kiuj garantias al la individuo kaj al la kolektivo bonstaton kaj pacon. La fenomeno de l’ militoj interhomaj restas hodiaŭ en sia sama akra signifo kiel antaŭ jarcentoj kaj jarmiloj. Nur ŝanĝiĝis la formoj, la amplekso, la organizo kaj la rimedoj. En tiu rilato ŝoviĝas — por la ĉeestintoj de l’ lasta buĉado neeviteble — en la brulpunkton¹) de l’ konsideroj la fakto, ke la teknika progreso ĉiam unuavice servis kaj servas al la milito. Neniam oni tiom brile komprenis apliki la teknikajn novaĵojn ol dum la militoj. La gaskatastrofo en Hamburgo antaŭ kelkaj semajnoj reatentigis la publikon denove al la «progresoj», kiujn regalos al ni la plej venonta konflikto, kiu ne povos esti solvata pace . . .

La homa spirito trovis kampon por aktiviĝo, semis kaj rikoltis mirinde en la regiono de tekniko. Tie la spiritlabora progreso estas rektlinia kaj absoluta. Dume la sociaj rilatoj inter la homoj restas kaosaj, la sociaj demandoj nesolvitaj. La homa racio tie malfunkcias. Oni liveris tiun regionon al la homaj sentoj, la pasioj. Anstataŭ racie pensi, la homoj dronas en marĉo de patriotismo. En la sferon de malnoblaj pasioj la konscia burĝaro kuntiras la nekonscian Proletaron.

¹) t. e. la punkto, al kiu koncentriĝas la intereso plej forte.

Sed kiel, se la Proletaro raciiĝinte, konsciante pri sia situacio, venke batalas kontraŭ la nuna socia sistemo? Kiel ĝi profitigos al si la akiraĵojn de la antaŭa epoko, la progresojn teknikajn? Kiel ĝi regos tiun tutan teknikan aparaton, kiu kreita de la burĝaro, hodiaŭ estas plene kaj sole en manoj de la kapitalistoj?

Iuj laboristoj povus argumenti, ke la ŝanĝo de la sociordo ne havas rilatojn al la tekniko, eĉ ke la teknikaj akiraĵoj estas kontraŭbatalindaj kiel kaŭzantoj de la socia mizero (oni vidu la ekzemplon de la «maŝinatakantoj»!); ke la kondiĉoj en la prakomunisma epoko, la justa dispartigo de la terpecoj, la senteknika, senindustria periodo donis sufiĉan kvanton da feliĉo kaj bonstato al la homoj. Tiuj bonintenculoj tute forgesas, ke la hodiaŭa laborista amaso konsistas en sia ĉefa kaj decida parto el produktantoj en la granda industrio, ke ili vivas per kaj pro ĝi. Redeziri epokon de kamparana komunismo signifus starigi postulon de memmortigo, ne konsiderante, ke la regresa evoluo estas reale neimagebla (escepte en tiu fantazia okazo, ke en estonta milito reciproke la malamikaj armeoj sukcesus per la kemio ekstermi la tutajn ĉefindustriajn regionojn).

La moderna socialisma movado naskiĝis kun la grandindustrio, kun la fabriklaboristaro. Kvankam la ideala

— pàgina 2 —

304 — SENNACIULO

fincelo de la hodiaŭa laboristo estas la sama kiel tiu de la antaŭ-miljara ekspluatito — ĉu kampara, ĉu metiista, ĉu surgalera — la praktikaj, proksimaj taskoj de la batalantoj de hodiaŭ estas aliaj.

La Proletaro, celanta al potenco, bezonas ekposedi la tutajn kreaĵojn de la burĝaro, ĝian tutan teknikan aparaton. Kiaj malfacilaĵoj estiĝas en tiu «transira» periodo, montriĝas aktuale en la ekzemplo de Sovetio. La manko de teknikistoj – specialistoj, ĝia deviga pruntepreno ĉe la klas-malamiko, kaŝas en si grandegan danĝeron. La ĵusa Donec-proceso eklumigas la problemon. Estas Lenin, kiu tre klare ekkonis la necesecon de l’ teknika konkiro, por konstrui la socialisman socion. Lia formulo, ke komunismo estas soveta potenco plus elektrumado, konservas sian valoron.

Ĉu estas kaŭzo por ĉagreniĝi, se grandaj kapitalistaj entreprenoj donas la monon por ebligi iun grandiozan teknikan venkon kiel la transoceanan flugadon? Ke tiu mono estas elspezata por progresiga celo, kiu servos al la Proletaro mem, en la momento kiam ĝi transprenos la potencon? Tio ne signifas, ke ni ne plej akre kontraŭbatalu tiun saman kapitaliston (kvankam li ebligas iun teknikan rekordon) kiel reprezentanton de sistemo, en tiu socia pozicio, kiu lin devigas ekspluati la laboristojn.

Tasko de la Laboristaro estas, lerni regi mem la maŝinojn kaj aparatojn, kiuj servas al la evoluo de la tekniko. La transiro de la potenco de la burĝa klaso en la manojn de la Proletaro starigas ĉi lastan antaŭ gigantaj taskoj. La plej malfacila certe estas regadi la teknikon: ne nur scii produkti per la mano la modernajn maŝinojn kaj kemiajn substancojn, sed scii per la intelekto pri ilia strukturo, ilia kunmetiĝo, ilia mekaniko, por ilin regadi.

N-o.

[REKLAMO p.2] Ĉiu klera aŭ kleriĝema homo ne povas ne studi la ideojn de N. Lenin. Tial ĉiuj esperantistoj, ĉu amikoj ĉu malamikoj de la gvidinto de l’ sovetia revolucio, devas nepre havigi al si la verkon: ŜTATO KAJ REVOLUCIO tradukita el la rusa lingvo de G. Demidjuk. Form. 18×12, 150 paĝoj. Prezo 1 g. mk. Mendu senprokraste al Adm. de SAT., Colmstr. 1-III, Leipzig O-27.

LA PERSEKUTOJ EN JAPANIO

La unua ĝenerala elektado por la Ĉambro de Reprezentantoj okazis la 10. marto en Japanio. Sed la ĝenerala voĉdonrajto estas limigita al viroj pli ol 25-jaraj. La virinoj kaj ĉiu persono, kiu loĝas malpli ol unu jaron en iu loko, ne havas la rajton voĉdoni.

Pro perdo de popola konfido la faŝisma registaro de Tanaka okupas nun apenaŭ la duonon (t. e. 138 seĝojn) en la parlamento. Estas menciinde, ke la Domo de Nobeloj en parlamento okupas superregan pozicion ankoraŭ nuntempe, ĉar la japana burĝaro sen akiro de demokratio rapidege transiris en la faŝisman imperialisman periodon, laŭ la ekonomia stato. El vidpunkto de partia profito la reakcia registaro de Tanaka devis turni al alia flanko senkulpajn popolamasojn. Tiucele la registaro falsverkis dokumenton de Japana Komunista Partio por la unua fojo. Sen esplordemando multaj klaskonsciuloj estis arestataj kaj ĵetataj en la malliberejojn. Listo de japanaj komunistoj kaj protokoloj pri funkciulaj kongresoj estis falsverkataj de policaj agentoj.

Preskaŭ 1200 K-doj estas arestitaj kaj 250 el ili jam akuzitaj de publika prokuroro. Inter la multaj viktimoj troviĝas studentoj kaj junaj virinoj. Niaj malsanaj K-doj mortis pro kruelegaj policaj torturoj. La Japana Ruĝa Helpo klopodas helpi al la malsatantaj familioj de malliberigitaj laboristoj. La Laborist-Farmista Partio kaj la Maldekstra Metallaborista Sindikato kaj Ruĝa Junulara Ligo estas nuligitaj per registara instrukcio.

La registaro utiligis la militon duafoje. Celante akiri novan japanan kolonion en Ĉinio kaj por subpremo de ĉina revolucieca agado la japana registaro sendis armeon al Ĉinio. La japanaj militistoj buĉadis per kruelegaj rimedoj multajn klaskonsciajn ĉiniajn K-dojn. La krizo de proksima imperialisma milito alvenis. La faŝistoj subvenciataj de la registaro faras agitadon inter la proletaj vicoj.

Tokia SAT-ano.

JUGOSLAVAJ TURMENTEJOJ

En jaro 1921, kiam la laborista partio sendis 60 deputitojn en la parlamenton, komenciĝis flanke de la naciburĝa jugoslava registaro furioza persekutado. Ĝia sekvo estis la neniigo de laborista movado, pretekste ke la partio konspiras kontraŭ la ŝtata ordo. Ankoraŭ nun valoras la leĝo por defendi la ŝtaton. Sendependa sindikato same estas malpermesata.

Amasoj da laboristoj estis ĵetataj en malliberejojn kaj post ilia pleniĝo en la fortikaĵojn. La procesoj gvidataj en la tuta lando konatigis nin kun ĉiuspecaj barbaraj turmentmetodoj spertitaj de niaj K-doj en tiuj kazematoj. El ĉiuj turmentejoj la Beograda «Glavnjaĉa» (urba malliberejo) plej famiĝis pro la aplikataj rimedoj uzitaj dum mezepoko. Interne de ĝiaj muroj la vekrioj estis aŭdataj ĝis la strato. Per la interpelacio de la nuna parlamenta opozicio pri la Beograda «Glavnjaĉa» publikiĝis kelkaj faktoj pri la okazoj en la malliberejo, torturoj kaj turmentoj de la malfeliĉaj viktimoj. Estinta ministro de justeco rakontis jenon: 8—10 tagojn post kiam mi fariĝis ministro, mi vizitis «Glavnjaĉa» kun la intenco vidi, kiel ĝi aspektas interne. Teretaĝe troviĝas kelkaj ejoj, kiuj ne havas fenestrojn al la strato. Ili nur havas iujn etajn truetojn al unu malpura koridoro, kiu estas apartigita de alia koridoro. Tie regas tia varmego, ke dum la tagoj de mia vizito estiĝis kelkaj okazoj de sveno de malliberigitoj. Sed tio ne estas la plej malbonega afero. Mi trovis, ke ekzistas subteretaĝa loko, en kiun eniri oni malkonsilis al mi pro perdo de mia sano. Kiam mi spite la konsiloj eniris tiun ejon, mi ekmemoris ĉiujn rakontojn pri ratoj kaj serpentoj, kiujn priskribas la popola poezio. La malliberuloj enĵetataj tien kuŝas en tombejo senfenestra. Oni diris al mi, ke neniu estas tien enĵetata. Sed la okuloj de l’ malliberuloj min ĉirkaŭantaj diris sendube la kontraŭon de tiu aserto de la policorganoj.

«Kvar tagojn post mia vizito mi eksciis, ke oni tien ree enĵetis du homojn, kaj unu poste persone plendis al mi, kiel li la tutan nokton kontraŭbatalis la ratojn. Inter la malliberigitoj troviĝis ankaŭ polichelpantoj kaj agentoj, kiuj pro iu bagatelo perdis la favoron de l’ urba policestro. Kaj troviĝis inter ili 11-jara laborista knabo, kiu estis malliberigita, ĉar li ne plu volis servi sub la pezaj kondiĉoj de iu metiisto . . .»

En sia interpelacio la iama ministro (faŝista) nur mencias tiujn kelkajn faktojn, sed silentas pri tio, ke dum la reĝimo de lia partio miloj da laboristoj estis ĵetataj en tiun «Glavnjaĉa». Tia estas burĝa moralo!

K-doj! Diskonigu la faktojn en viaj sindikatoj kaj partioj kaj admonu ilin direkti la protestojn kontraŭ tiun blankan reĝimon de teroro!

Jug. SAT-kor.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 305

LA MURGAZETO EN SOVETIO

La murgazeto en Sovetio naskiĝis kun la Oktobra Revolucio. Oni povas nomi ĝin murgazeto ne nur pro tio, ke ĝi pendas sur la muro, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi iafoje proksimiĝas laŭ sia grandeco al granda parto de la muro. Cetere oni jam prave batalas kontraŭ tiu senlima kresko de la formato, ĉar la gazeto fariĝas malfacile legebla.

Ne ekzistas fabriko aŭ laborejo, institucio aŭ lernejo, organizo aŭ societo, kiu ne eldonus sian propran murgazeton. Laŭ milionoj oni povas kalkuli la legantojn de la murgazetoj, laŭ centmiloj iliajn kunlaborantojn. La murgazeto estas la pulso de la kolektiva vivo. Ĝia kulturkleriga, politika, organiza kaj discipliniga signifo kaj efiko estas ne malpli, se ne pli granda, ol tiu de la lokaj aŭ centraj presorganoj. Ili pritraktas ĉiujn politikajn, ekonomiajn, industriajn kaj kulturajn temojn en hejmlanda kaj internacia skalo, sed krom tio ĉiun temon, kiu povas interesi la anaron de tiu aŭ alia kolektivo el profesia, industria, socia aŭ kulturkleriga vidpunkto.

Ili estas plene sencenzuraj, eĉ por dekjaraj infanoj, kiuj povas tute libere kritiki eĉ siajn instruistojn, same kiel la laboristoj siajn fabrikestrojn. La trouzo de tiu libereco estas tre malofta, ĉar ĉiuj ordonantoj kaj plenumantoj sentas sin en Sovetio Kamaradoj. Krom tio la kolektivo eldonanta la murgazeton, eĉ la kolektivo el dekjaraj lernantoj, ne permesos, ke en ĝi aperu kalumnioj. Oni ne forgesu, ke en Sovetiaj lernejoj absolute forestas iaj ajn punoj. Sed la interna disciplino en la lernejoj, ne formale sed esence, estas multe pli bona ol dum la antaŭrevolucia tempo. Ĝuste la sencenzura libera murgazeto multe helpas al tio.

Ofte la estintaj kunlaborantoj de la murgazetoj fariĝas poste kunlaborantoj de lokaj, eĉ de ĉefurbaj ĵurnaloj kaj gazetoj. Nia urba ĉiutaga ĵurnalo «Krasnojarsk Raboĉij» (Krasnojarska Laboristo) gvidas la murgazet-movadon en nia urbo kaj ĝia distrikto (ĉar en vilaĝoj ankaŭ estas eldonataj murgazetoj). Interalie estu dirate, ke la redaktoro de «Krasnojarskij Raboĉij», K-do Ĥoves, estas konata esperantisto en Sovetio. Antaŭ kelkaj jaroj li eĉ eldonis la unuan esperantan gazeton en Siberio. Tial en nia ĵurnalo ofte aperas tradukoj de leteroj de diverslandaj esperantistoj kaj miaj tradukoj el «S-ulo». Antaŭ nelonge K-do Ĥoves aranĝis ekspozicion de lokaj murgazetoj ĉe la redakcio de «K. R.» kaj kunvenon de iliaj kunlaborantoj.

Fine ni diru, ke la murgazetoj estas multkolore pentrataj. Tiel la murgazeta movado ne nur helpas al la kreado de estontaj verkistoj, sed ankaŭ de pentristoj kaj ilustraĵistoj el inter la plej vastaj rondoj de la popolamasoj.

Romano Frenkel (7692).

PARIZO KAJ LA PARIZANOJ

I

Alveninte en Parizo, mi havis ankoraŭ plej freŝmemore la silueton kaj la medion de Berlino. Tiu sfero ĵus forlasita surpezis ankoraŭ mian spiritostaton kaj estis trapenetrinta mian sangon ĝis la ostoj. Grandegan urbon mi ŝanĝis kontraŭ grandega urbo. Sesetaĝajn domojn kontraŭ samspecaj, samklasaj gigantoj. Retaron da subtera tramvojo kaj aŭtobuslinioj kontraŭ samspeca. Sed tamen kia kontrasto unuavide inter ambaŭ ĉefurboj! Kiel multkolora estas jam la ekstera aspekto de Parizo kontraŭ la unuforma grizeco de Berlino!

Kompreneble, jam en la ekstera aspekto manifestiĝas la diferenca karaktero de l’ loĝantaro¹). En tiu multkoloreco, artemo, ofte kvazaŭ senaranĝa apudigo de diversaj stiloj en konstruarto oni retrovas la senzorgan facilanimecon, la gajemon, la artan senton nebriditan per disciplinaj reguloj kaj precipe la malpedantecon de l’ parizano. Kontraŭe — en Berlino la grizaj vicoj da domaroj kaj stratkolonoj (cetere oni trovas ilin tre simile ankaŭ en kelkaj parizaj antaŭurboj), la senkolora nudeco, aliflanke la ekzakta pureco kaj ordemeco reprezentas la prusan disciplinemon kaj malrevemon, oftan pedantecon, akurategecon kaj kolektivsenton.

Ambaŭparte oni vidas la virtojn kaj la malvirtojn, la troigojn kaj la mankojn. Ekzistas senstilaĵoj en tiu multkolora Parizo; oni trovas terure malbele kolorigitajn domojn, arkitekture eĉ ofendajn en cetere belharmonia ĉirkaŭaĵo (ekz. la konstruo de la mensogĵurnalo «La Mateno» estas laŭ mia gusto malbelega). Tamen, vidante el la perspektivo la strataron, oni miras trovi malgraŭ la multeco da variaj stiloj belajn akordojn, harmonion. Oni neniam estas malagrable tuŝata per la surpriza apudesto de artverkoj el kvar aŭ kvin diversaj jarcentoj. Mi ne bezonas akcenti, ĉar tro multaj antaŭ mi tion faris, ke oni renkontas abundecon da arte altvaloraj konstruoj en Parizo kiel en neniu alia urbo (da pontoj, preĝejoj, militgloraĵoj, turoj, kolonoj ktp.). Cetere, de proleta vidpunkto tio nenion signifas — arta beleco ne signifas komforton por la malriĉularo, kaj ne estas konsolo por almozulo, povi dormi sub belarta pontarko . . . Tial oni, vidante tiom da amasigitaj belaĵoj kaj ĝuante iliajn formojn kaj ilian estetikan aspekton, ne povas subpremi dubon pri la neceso kaj utilo de tiuj kreaĵoj. Signoj de kulturo kaj civilizo — konsentite. Sed ni pripensu, ke antaŭ 2000, ja eĉ antaŭ 4000 jaroj grekoj, romanoj kaj pli frue babilonoj kaj egiptoj kreis artaĵojn de ne malpli granda valoro, dum ili sendube de socia vidpunkto kelktempe eĉ pli bone aranĝis siajn komunumojn, ol la hodiaŭaj respublikoj en Eŭropo . . .

¹) La loĝantoj de Parizo (kiel al mi diris la K-doj) havas la nomon «parizano» nur, ĉar ili loĝas en Parizo. Fakte ekzistas nur malmulte da originaj «parizanoj», kaj ankaŭ ili formortos post kelkaj jardekoj. Jam nun tiu speco apartenas al la «maloftaĵoj».

Kiu bezonas refreŝiĝon de nervoj kaj korpo, ne bezonas transpaŝi la urbmurojn. Li trovas multe da verdaĵo en Parizo mem. Luksemburga Ĝardeno, Plantaĵa Ĝardeno, Parko Monceau, Buttes-Chaumont (Büt Ŝomon), Tvilerioj en centro mem. Limrande (okcidente) la Bois de Boulogne (Bulonja arbareto) kaj (sudoriente) la Bois de Vincennes (Vincena arbareto). Estas tre signife, ke la unua servas ĉefe al la burĝaro, la lasta al la Proletaro. Sed tio fariĝas komprenebla, se oni konsideras, ke en okcidento, sud- kaj nordokcidento kaj en centra parto loĝas la riĉularo, en ceteraj partoj, precipe en la tuta oriento kaj sudo — la Proletaro. La Berlinano konstatas, ke en la ĉefurbo de Germanio la loĝkvartala disdivido laŭ klasoj estas la sama: ankaŭ en Berlino la okcidentaj kvartaloj estas rezervataj al la burĝaro, kaj en oriento, nordo kaj sudo kolektiĝis la masoj da proletoj; — en la antikva centro, en Parizo kiel en Berlino, estas la administraj konstruoj, dum la registaraj jam etendiĝas okcidenten.

Mi ne diru plion pri la eksteraj aspektoj kaj la ekstereca strukturo. Mi nur menciu ankoraŭ la plej belajn memoraĵojn de glora revolucia pasinteco, la Bastille-kolonon, sur la placo kie staris la fortikaĵo de l’ tiranio, kiu estis forekstermata ĝisfunde de l’ parizaj laborist-amasoj, kaj la Muron de la Komunanoj en tombejo Père-Lachaise (Per Laŝez), kie estis mortpafataj de la blankuloj 1871 centoj da heroaj defendantoj de la Komuno, kaj kien ĉiujare en fino de majo marŝas honormemore la pariza revolucia Proletaro.

En sekvanta ĉapitro mi okupos min iom pri la karaktero kaj la vivmaniero de l’ pariza loĝantaro, ĉar nur konante la homojn, alilandano povos kompreni la urbegon, kies unuaj impresoj tiel unike efikas sur lin.

Nubo.

— pàgina 4 —

306 — SENNACIULO

VOJAĜAJ IMPRESOJ EL SUDA AMERIKO

IV

Arkipelago de Kolon apartenas al la respubliko Ekvatoro (Ecuador) kaj kuŝas 550 marmejlojn (1018 kilometrojn) okcidente de l’ ekvatora bordo (0°39′ n. — 1°37′ s.). La insulgrupo, kiun trovis hispanaj maristoj en la deksesa jarcento, konsistas el 6 grandaj kaj dekduo da pli malgrandaj insuloj, kiuj sume areas 7640 km².

La klimato estas tre bona. Meza temperaturo ĉ. 20°. Pluvperiodo de januaro ĝis majo donas verdan koloron al la kreskaĵo, kiu dum la cetera seka jarsezono estas brungriza.

En 1832 la insularo estis oficiale okupata de Ekvatoro, kiu de tiam komencis kolonfigi ĝin. Oni transportis el la kontinento brutaron, kiu nun pliiĝis je multaj miloj. La plej granda insulo Isabella areas 3760 km². Kelkaj montoj, kies suproj formas kraterojn «vivantajn», havas altecon de ĉ. 1000 metrojn. Sur vastaj deklivoj sin paŝtas trankvile miloj da brutaroj. Nur ĉ. 100 homoj vivas tie sub primitivaj kondiĉoj. Trifoje dum jaro ŝipo albordiĝas por transporti produktojn, ĉefe haŭton de bovoj, kafon kaj diversspecajn aliajn fruktojn.

Alia insulo Santa Maria areas 1370 km², kiu nun estas senhoma. Estis sur tiu ĉi insulo la fama scienculo Darwin en 1835 kaj kolektis materialojn por sia senmorta verko «La deveno de l’ gentoj». Tiutempe vivis ĉ. 250 homoj sur la insulo, sed dum la sekvintaj jaroj okupis ĝin marrabistoj por ĝui la vivon mallongan kaj ofte streĉan de tia profesio. Ili renversis la kolonistan entreprenon kaj faris el Santa Maria bazon por siaj rabistaj ekspedicioj al la kontinento. Post la forpelo de la marrabistoj iu pia prezidanto de Ekvatoro volis plibonigi la morojn en sia regno. Li donis ordonon, ke ĉiuj malĉastulinoj de Ekvatoro estu sendataj al la insulo St. Maria. Multaj pli malpli kulpaj belulinoj devis dum kelka tempo pentofari en la malproksima izolejo. Sed la famo pri ilia sorto atingis ekspediciojn de fiŝistoj vizitantaj la insularon. Ili liberigis la belulinojn kaj rekondukis ilin al la kontinento.

Hodiaŭ troviĝas sur du insuloj nur ĉ. 500 homoj. La registaro de Ekvatoro subtenas la enmigradon, donante al enmigrantoj senpagan parton da kulturebla tero, sed oni devas konsideri, ke daŭras jarojn, ĝis oni povas rikolti fruktojn por vendi.

Dum 6 monatoj mi restadis sur la memvola izolejo, helpante la koloniistojn konstrui dekdu domojn, forhaki arbojn el la senpage ricevita terpeco. Dufoje ĉiusemajne mi kune kun K-do iris por ĉasi bovidojn aŭ porkidojn, aŭ

[BILDO p.4 | 37,23,65,51] Foto: kelkaj viroj kun ĉapeloj kaj muzikiloj starantaj sur strato antaŭ blanka domo kun balkono. Subskribo: Ekvatoranaj indiĝenaj muzikantoj sur San Kristobal

remis sur la maro fiŝkaptante por nia manĝaĵa provizo. Sed la restado komencis fariĝi tro enuiga por mi, kaj mi decidis forvojaĝi al la kontinento ĉe la unua okazo, kaj iun tagon albordiĝis ŝipo kun naŭdek burĝaj politikaj ribeluloj. Ili faris konspiron kontraŭ la registaro en Ekvatoro, sed malsukcesis kaj estis kondamnataj je kelkjara restado sur la insulo San Kristobal. Inter la ribeluloj troviĝis kelkaj oficiroj, policestro de l’ ĉefurbo Quito kaj kelkaj politikistoj.

Tiaspecaj ribeloj estas tiel ĝeneralaj en sudamerikaj ŝtatoj, ke la mondgazetaro eĉ ne atentas pri ili. Nur kiam laboristoj faras ribelojn, la internacia kapitalista gazetaro sentas maltrankvilon. Ili bone konscias, ke la burĝaj politikistoj estas aĉeteblaj.

Muri (102).

Iuj kredas, ke la esperanta movado ne progresas kontentige, tial ke la agitado ne estas sufiĉe vigla. Tio estas nur duonvera. Ĉefaj kaŭzoj de malrapida kreskado kuŝas en la neseriozeco de multaj varbitoj, kiuj ne finlernas la lingvon, en la nekomprenemo de multaj esperantistoj pri la rolo de la gazetaro. Kiu ne abonas «S-ulo»-n, tiu estas nur duona SAT-ano.

[REKLAMO p.4] La multkoloraj, ilustritaj poŝtkartoj de SAT estas unika provo, bilde esprimi nian idealon. En la korespondado kun varbotoj tiuj kartoj estos tre utilaj al vi. Tial aĉetu ilin ĉe la Administrejo de SAT, R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27. La kompleta serio, konsistanta el 5 diversaj kartoj, kostas 0,50 g. mk.

TAGO DE USONA VILAĜANO

La usona vilaĝo

Ŝajnas al mi, ke inter vilaĝo eŭropa kaj usona ekzistas pli malpli granda diferenco. Pri la eŭropa vilaĝo mi formis al mi la ideon, ke ĝi estas kampareca, ke oni loĝas en vilaĝo kaj iras tage kelkan distancon por laboradi sur la kampoj. Mi provas priskribi mian vilaĝon, kiu havas ĉ. 300 loĝantojn. Ĝi kuŝas 80 kilometrojn sude de Superior (urbo kaj lago). Ĉirkaŭe estas multaj malgrandaj lagoj, kaj ĉiusomere alvenadas centoj da urbanoj por fiŝkapti kaj refreŝiĝi. Ni supozu, ke ni venas de Superior sur la U. S.-ŝoseo¹). Unue ni transiras malgrandan rivereton. Proksime de la ŝoseo staras akvopova muelejo de negranda forto. Tie oni muelas nutraĵon kaj maizan farunon. Ni preterpasas kelkajn domojn kaj unu preĝejon kaj atingas la ĉefan straton. Tie estas la vilaĝestra domo kaj kontraŭe 2 naft-stacioj (kie oni ankaŭ vendas aŭtoakcesoraĵojn). Ni flankeniĝas kaj venas al la foira domo, nebela sed utila kiel dancejo. Post kelkaj paŝoj ĉio estas vendejo. Tiam telefona oficejo, alia butiko kaj vendejoj. Kontraŭe katolika preĝejo. Sekvas restoracio, alia vendejo, poŝtoficejo kaj banko. Nun ni preterpasas aŭtomobilejon, 2 hotelojn kaj atingas la fervojan linion kaj la stacidomon. Malantaŭ ĝi aŭtomobilejo, forĝejo kaj kelkaj restadejoj. La plej multaj loĝejoj troviĝas en la flankaj stratoj. La bankistoj kaj kelkaj laboristoj (ekz. fervojaj laboristoj) posedas proprajn domojn. La aliaj pagas luprezojn de $ 5 ĝis $ 15 monate. Oni perlaboras $ 2.50 ĝis $ 3 tage, kaj nur kelkaj havas daŭran laboron. En la aŭtomobilejo oni laboras ĉ. 8 monatojn dum la jaro. Lastatempe la laboro estas plej multa en la papera-ligna industrio. Oni tranĉas kaj portadas la lignon somere kaj vintre. La laboro estas pagata laŭpece. Oni ricevas 3 cendojn por peco, kiu devas esti precize longa 2.40 m., kaj oni devas amasigi la pecojn. Ĝenerale estas tendaro en la arbaro, kie loĝas kaj manĝas la lignolaboristoj. Kiu multe laboras, ricevas bonan pagon, sed la oficisto, kiu kalkulas la pecojn kaj donas la monon, multe pli ricevas kaj neniom laboras. Por manĝaĵo kaj loĝado tiuj laboristoj pagas semajne 7 dolarojn.

Aliaj laboras tage, hodiaŭ ĉi tie, morgaŭ tie, ĉe iu vilaĝano aŭ eble terkulturisto, kaj dum la rikolta tempo iuj iras al la rikoltaj kampoj en ŝtato Dakota.

Ĉiam dum somero okazas pilkludo

¹) U. S. = United States = Usono.

— pàgina 5 —

SENNACIULO 307

TRA ESPERANTIO

LA SVEDA LABORISTARO DECIDIS

La kongreso de la sveda socialdemokrata partio unuanime voĉdonis por esperanto. — Postulas ĝian instruadon en la lernejoj de la tuta mondo. — Alvokas la Laboristaron lerni kaj uzi esperanton.

Kiel ni jam komunikis, la 30. 12. 1927 la soc-dem. lab. komunumo de Stokholmo voĉdonis proponon al la soc-dem. landa kongreso en la intereso de esp-o. La landa kongreso, kiu havis la taskon pritrakti tiun proponon, jus okazis en Stokholmo, la 3.—10. junio, en la nova Koncerta Domo, kiu refoje fariĝis scenejo de nova gravega venko por esp-o.

La postulo de la originala propono estis la jena: “La kongreso decidu admoni siajn reprezentantojn en la parlamento labori por la enkonduko de esp-o en la lernejoj, almenaŭ kiel nedeviga objekto, la ŝtato donu subvencion por edukado de esp-instruistoj, la soc-dem. lab. partio donu al la esp-movado ĉian moralan apogon.“

La partia estraro, pritraktinte tiun proponon, rekomendis ĝin al la kongreso en la jena formo: “La kongreso deklaras sian simpation por la interkompreniga laboro de la esp-movado, admonas la membrojn de la partio lerni esp-on, uzi ĝin en la internaciaj rilatoj kaj ĉiamaniere apogi kaj vigligi la esp-movadon.“

La diskuto pri la poresp-a propono okazis la 5. junio. En la diskuto partoprenis sep personoj, ĉiu parolis por la propono, neniu kontraŭ, kaj la decido estis unuanime aklame farata.

La partiestraran proponon prezentis p a r l a m e n t a n o E r n s t E r i k s s o n, la malnova konata pioniro de esp-o, kaj li forte substrekis la necesecon enkonduki esp-on en la internacian lab. vivon. L a u r b e s t r o d e S t o k h o l m o, s e n a t a n o C a r l L i n d h a g e n akcentis, ke esp-o estas jam vivanta lingvo. Li ŝerce alparolis la estintajn kontraŭulojn de esp-o, kiuj lastatempe konvertiĝis, speciale tiujn, kiuj antaŭ nelonge en la sveda parlamento kontraŭbatalis esp-on, sed nun konsenteme sidas en la benkoj. Fine li faris aldonan proponon al la teksto de la partia estraro. R e d a k t o r o A l l a n V o u g t e l M a l m ö esprimis sian opinion, ke oni ne povas havi kaj deziri pli bonan artefaritan lingvon, ol esp-on. La lingva problemo estas proleta problemo. Li montris al la grandaj lingvaj malfacilaĵoj, tre aktualaj ĉe la Laboraj Konferencoj en Ĝenevo. S-o T o r s t e n A n d r é n e l L u n d deziris la akcepton de la originala propono kun la aldono de urbestro Lindhagen. L a e s t i n t a s v e d a ĉ e f m i n i s t r o d i r e k t o r o R i c k a r d S a n d l e r deklaris sian intereson por la mondlingva ideo pro siaj malagrablaj spertoj en intern. kongresoj. La alprenado de novaj kongreslingvoj kreas pli kaj pli netolereblan situacion en la intern. konsiliĝoj. Nun ŝajnas, ke esp-o havas la plej bonajn ŝancojn. En la nuna momento tamen la lerneja instruado ankoraŭ ne estas efektivigebla pro la manko de instruistoj. Li apogas la proponon de la partia estraro.

Post rebatoj de kelkaj parolantoj la f a k o f i c i s t o H. M o l a n d e r opinias, ke ĝuste la manko de instruistoj necesigas la parlamentan pritraktadon de la demando. E s t i n t a m i n i s t r o d e l a b o r o s-r o G u s t a v M ö l l e r estas konvinkita, ke la malgrandaj nacioj deziras esp-on, sed timas kontraŭstaron ĉe la grandaj popoloj. Tial li postulas, ke la problemo estu diskutata ankaŭ en intern. kunveno.

Post tiu diskuto la kongreso unuanime akceptis la supre cititan proponon de la partia estraro kaj poste la aldonan proponon de urbestro Lindhagen: “La kongreso esprimas la deziron por intern. interkonsento pri la akcepto de esp-o kiel mondlingvo, kaj ĝia instruado en ĉiuj lernejoj de la tuta mondo; la partio faru por tio klopodojn.“

Estis interese observi, ke la balkona aŭskultantaro sekvis la diskutadon kun vigla intereso, kiu post la decidiĝo eksplodis en tondra aplaŭdo. Same la energia aklamo de la delegitaro kaj ĝia forta aplaŭdo pruvis pri vera entuziasmo por la farita decido. La eksterordinaran gravecon de la decido klarigas la fakto, ke la sveda soc-dem. partio estas la plej granda politika partio de la lando. Ĝi havas pli ol 200 000 membrojn, preskaŭ la duonon de la sveda parlamenta deputitaro kaj pli ol trionon de la senato. La partio havas fortan esperon, ke post la aŭtunaj parlamentaj elektoj ĝi formos la novan svedan registaron.

J o h n J o h a n s s o n, Stokholmo.

dimanĉe. Ĉiu pagas al la ludantoj laŭvole. Ĝenerale la ludantoj estas laboristoj el la vilaĝo. La terkulturisto kaj farmisto loĝas en sia propra domo sur siaj propraj kampoj. Se li bezonas laboristojn, li iras al la vilaĝo. La vendado kaj aĉetado okazas ĝenerale en la vilaĝo, sed kelkaj vendas kaj aĉetas en la grandaj urboj per poŝto kaj fervojo. Preskaŭ ĉiu terkulturisto havas aŭton kaj ankaŭ kelkaj laboristoj. Kiel laborista aŭto ĝenerale estas uzata tipo “Ford“, kiun oni malkare aĉetas kaj mem riparas.

En bona jaro ni ankaŭ havas multajn bluberojn kreskantajn tra la arbaro. Oni ricevas milojn da dolaroj por ili. Viroj, virinoj kaj infanoj dum julio ricevas bonan monon rikoltante la bluajn berojn. Sed bedaŭrinde ne en ĉiu jaro ili maturiĝas.

Mia vivo en vilaĝo

Mi estas 63-jara kaj laboras nuntempe kiel hejtisto en nia altlernejo. Dum malvarma vintra vetero mi ellitiĝas je la 4-a. Tuj mi klopodas pri la fajro en la forno. Bone mi devas prizorgi, ke estu sufiĉe varme je 8.30 horo, kiam mi sonorigas la sonorilon kaj iras al mia matenmanĝo. Mi reiras al la lernejo 1½ aŭ 2 horojn pli poste kaj donas al la forno pli da karbo. Mi restas tie ĝis la 13-a, kiam mi ree sonorigas la sonorilon kaj iras tagmanĝi. Post 1½, 2 horoj mi revenas. Je la 16-a mi balaas la lernejon, zorgas pri la lavejo ktp. Ĉirkaŭ la 18-a mi finas la laboron kaj vespermanĝas. Poste mi legas kaj skribas, ofte esperanton, ĝis la 21-a. Tiam mi pretigas la fajron por la nokto kaj enlitiĝas.

Dum la malvarma vetero mi dormas apud la forno. Ankaŭ mi devas zorgi pri la akvo, elektra motoro, pumpilo ktp. Kompreneble, kiam estas varme, mi ne havas tiel multe da laboro, kaj mi povas dormi hejme. Ankaŭ mi plantas ĝardenon hejme. En tiu ĉi jaro mi laboros 10 monatojn. Estas nur 9 monatoj da lerntagoj, sed mi havis monaton da laboro pretigante la domon kaj rebonigante ĉion. Mi ricevas sesdek dolarojn monate kaj devas mem min loĝigi kaj manĝigi¹).

Mi lernis esperanton, kiam mi estis 59-jara, per vortaro kaj iom da legaĵo. Ĝis nun mi estas la sola esperantisto ĉi tie kaj nur sukcesis interesi tri gejunulojn. Ŝajnas, ke la geinstruistoj ne ŝatas nian lingvon. La K-doj devas memori, ke Usono estas libera lando nur por tiuj, kiuj pensas kaj opinias kiel la registaro. (Ne nur tie! Red.) Cetere mi estas devigata, ĉiumatene en la lernejo levi la usonan standardon kaj nokte mallevi ĝin. Certe, por instrui al la gejunuloj la patriotismon, por ke ili volonte mortu por defendi la monsakon de iu riĉulo. (10 449)

¹) Oni komparu la diferencon de salajroj inter urbo kaj kamparo. Vidu, kiom pagas Ford al la laboristoj (n-o 188, 1-a paĝo). — R e d.

[REKLAMO p.5] GRANDA KONGRESAFIŜO trikolora aperis por varbi al nia 8-a Kongreso en Göteborg. ĈIU PROPAGANDISTO tuj havigu al si senpage per la Kongr. Komitato, Box 73, Göteborg.

Korekto. Bedaŭrinda gramatika eraro troviĝas en n-o 192, pĝ. 293, lino 7 de supre. Devas teksti: i n t e r e s i (anst. interesigi). Oni povas interesigi, t. e. fari interesan kurson, sed oni nur povas i n t e r e s i lernantojn.

Fermu viajn leterojn per niaj sigelmarkoj. Prezo: 200 pecoj 1.— mk. g.

— pàgina 6 —

308 SENNACIULO

8-a Kongreso de SAT en Göteborg (Svedio)

(14—19. aŭgusto 1928)

Ĉion, kio rilatas al la kongreso adresu al: Einar Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.

11-a komuniko

Tagordo de Studenta kunveno

  1. Raportoj de sekretarioj (K-doj Snejko k Muravkin),
  2. Pri la interligo de studentaj organizoj per nia aparato,
  3. Pri estonta laboro de Sekcio,
  4. Pri SS-paĝo,
  5. Elektoj kaj diversaĵoj.

Kongresafiŝojn ni sendis al ĉiuj, kiuj petis pri ili. Se iu petinto ne ricevis, tio dependas aŭ de malbona adreso aŭ de la poŝto.

La 8-a listo de aliĝintoj

251 Pierre Grignard, Verviers, Belgio 1854 252 Joh. Temmer, Tallinn, Estonio 2287 253 Karlo Urban, Warnsdorf, Ĉeĥosl. 9558 254 Ernesto Pfohl, Warnsdorf, Ĉeĥosl. 936 255 Franz Görlich, Nowawes, Germ. 256 Alfred Thomas, Dresden, Germ. 8075 257 Albert Lehns, Dresden, Germ. 10 245 258 John Wilkie, Glasgow, Anglio . 10 029 259 Willy Weissbach, Kändler, Germ. 260 K. Lapenko, Vitebsk, Sovetio . . 261 Harold Basford, Derby, Anglio . 10 509 262 Oliver G. Groves, Derby, Anglio 7553 263 Jakobo Wild, Schlieren, Svisio . 9542 264 Hans Wirz, Zürich, Svisio . . . 1446 265 Herm. Schmutz, Allschwil, Svisio 4472 266 Jeanne Schmutz, Allschwil, Svisio 12 278 267 Alfredo Rehmann, Basel, Svisio . 4473 268 Karlo Deutschle, Basel, Svisio . 3477 269 Georg Filipov, Ĥarkov, Sovetio 5221 270 Vasilij Ĥoroŝev, Moskvo, Sovetio 7206 271 Serges Stepanov, Pavlovskaja, Sovetio . . . . . . . . . 6062 272 Sala Kudrjavickij, Dnepropetrovsk, Sovetio . . . . . . . . . 10 262 273 Nikolao Aleksandrov, Dolinskaja, Sovetio . . . . . . . . . 5875 274 Andrev Pomelilo, Moskva-Vjatka, Sovetio . . . . . . . . . 9929 275 Pavel Polivanov, Belogorod, Sov. 11 562 276 Grigorij Artemjev, Nalĉik, Sov. 1080 277 Gregoro Zarubin, Livni, Sovetio 3372 278 Viktoro Strijak, Ĥarkov, Sovetio 5634 279 Karl Ekvall, Hinshult, Svedio . 280 Kastova Klavdije, Naro-fominsk, Sovetio . . . . . . . . . 11 340 281 Artur Lundgren, Hälsingborg, Svedio . . . . . . . . . . 282 Nikolau Porosov, Pskov, Sovetio 6290 283 N. Th. Tobiasson, Göteborg, Svedio . . . . . . . . . . 11 846 284 Edmondo Ĉiĥaĉov, Kamenskoje, Sovetio . . . . . . . . . 6353 285 Kurt Werner, Leipzig, Germanio

Sekvantaj organizoj elektis oficialajn delegitojn al nia 8-a:

Metalista sindikato de Göteborg: Anton Norling, Ernst Ohlsson, Karl Vidfors k Ossian Kristensson.

Sindikato de Marŝfabriko ĉe Eriksberg: A. E. Andersson.

Sindikato de Elektrofabrikaj laboristoj en Göteborg: Gustaf Engman.

SAT-KONFERENCO

18./19. aŭgusto 1928 en Göteborg

2. Komuniko

Aliĝintoj: — (3) National Council of Labour Colleges (Nacia Konsilantaro de Laborist-Kolegioj).

Krom K-do Kolĉinski neniu el la SAT-anoj proponis ion pri la afero. Ni ankoraŭ atendas la rezulton de la represo de la invitletero en diversaj jurnaloj k la peno de kongresanoj havigi mandaton por la konferenco. Ĉiu, kiu havas proponon aŭ raporton pri iu punkto de la tagordo (vidu n-ojn 181 k 185), sendu tuj, ĉar la fina invito estos dissendata komence de julio.

Pri la korespondado

Temas pri du principaj problemoj: unue, la fuŝskribado de leteroj, kaj due, la malseriozeco rilate la respondadon. Unue: Komenci la korespondadon devas nur tiu, kiu jam posedas la korektan uzadon de l’ principaj reguloj kaj scipovas kunligi la vortojn por la tiel nomata vortfarado. Malprava estas la opinio de multaj instruistoj, ke fininte la kurson oni tuj povas kaj devas komenci la korespondadon. Tie ĉi oni devas mencii, ke nur tiuj estas kapablaj ekkorespondi, kiuj finis laŭ rekta metodo (Petro) sub gvidado de sperta kursgvidanto. Eĉ en tiu ĉi okazo estus dezirinde, ke la korespondanto antaŭ ol forsendi la leteron, donu ĝin al iu spertulo por korekti. Grandskale malutilas al la esperanta movado tiuj, kiuj anstataŭ finlerni, komencas korespondaĉi. Ŝajnas, ke superflue estas doni faktojn; ĉiuj scias, ke ili abundas.

Due: multe da Gek-doj jam plendis, ke forsendinte multajn leterojn sekve de anoncoj en “S-ulo“ ili ricevis neniun respondon. Kion fari? — La plej efika kontraŭagado estus publikigi en “S-ulo“ la nomojn de tiuj malseriozuloj, kiuj malhelpas la antaŭeniradon de nia movado. Sed kompreneble ne en ĉiuj okazoj regas la malbonvolo de korespondanto. Okazas, ke anoncinte sin en la gazeto oni ricevas tiom da leteroj, ke fariĝas neeble respondi al ĉiuj. Tiuokaze la anoncinto devas almenaŭ doni al la atendantoj aliajn korespondantojn el sia distrikto. Ŝajnas, ke kun iom da bonvolo la demando povas esti efike solvata.

Rapide proksimiĝas la Kongreso: do estus dezirinde, ke ĝis tiam la problemo pri korespondado estu detale pritraktita kaj finsolvita. S i l e n t e m u l o (10 823).

Rimarko. — Oni ja povas “detale“ pritrakti la demandon, sed ĝin solvi estas pli malfacile. Ne sufiĉas kongresaj decidoj, aŭ estraraj admonoj, por ke ĉiuj SAT-anoj fariĝu seriozaj, lertaj kaj akurataj. E. L.

[REKLAMO p.6] E. IZGUR — NUR VOLU! La festo de laboro kaj paco. Unuamaja kanto de ribelo. Eldono dua, reviziita kaj ilustrita. Prezo: 0,70 mk. g. Mendu ĉe Administracio de SAT. Rich. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstr. 1 (Germ.)

LABINTKOR

Peto al sovetiaj Gek-doj!

Plej efika rimedo por pruvi taŭgecon kaj valoron de esp-o, sendube estas korespondado de lando al lando, de laborejo al laborejo, de organizo al organizo. Pri tiu fakto ni plene konvinkas. Krom tio “labintkor“ havas atentindan signifon por unuecigo de proleta klasbatala fronto en Tutmondo.

Ni do esprimas la deziron, ke sovetiaj Gek-doj, kiuj modele por proletoj en tuta mondo aplikas tiun labintkor-on peresp-an, ne laciĝu sed plej insiste daŭrigu siajn laborojn.

Peton atentendan ni tamen havas. Ĉiutage trafas nin deko da leteroj, poŝtkartoj ktp. kun petoj, serĉi korespondantojn, interligi sovetiajn grupojn kun alilandaj proletorganizoj ktp. Volonte ni plenumus ĉiujn tiajn petojn. Sed ni avertas vin, ke niaj fortoj bedaŭrinde ne sufiĉas, por kontentigi ĉiujn petintojn. Por eviti, ke vi malsukcesos, en intereso de “labintkor“ mem, konsideru ke ni jam havas sufiĉe gravan taskon je bono de nia, je bono de ĝenerala tutmonda laboristmovado. Ni tre bone povas imagi vian situacion, sed tamen ree devas admoni vin, serĉi korespondantojn per korespondafako en S-ulo.

C e n t r e j o d e E s p e r a n t o – S e r v o.

AL TUTMONDA GEKOMJUNULARO!

Dum la 8-a tutsovetia kongreso de V. L. K. S. M. (junkomunista organizo) la 5. majo ni aŭdis pri la rilatoj de la organizo al esp-o. La sekretario de l’ Ekzekutiva Komitato de Komunista Junular-Internacio, K-do Ŝackin, raportis pri internacia edukado de komjunularo kaj tuŝis la demandon pri esp-o, dirante: “Nia ĉiama vidpunkto estas tiu, ke esp-o kompare kun ĉiuj vivaj lingvoj estas senviva afero en tiu senco, ke, ellerninte esp-on, vi ne povas konatiĝi kun politika vivo de iu lando, vi ne povas legi gazetojn kaj librojn presitajn en iu lando, aŭ kiam al vi alveturas delegitaro, vi ne povas paroli kun ili. Ni ne volas malpermesi al junkomunistoj lerni esp-on. Ni devas gvidi tiun, kiu volas lerni ĝin, sed nia fundamenta direkto estas al vivaj eksterlandaj lingvoj, nia fundamenta helpo al tio, fundamentaj rimedoj laŭ tiu vojo, rekomendi al la laborista junularo studi vivajn eksterlandajn lingvojn.“

Kiel malĝojige kaj bedaŭrinde estas, aŭdi tiajn vortojn de gvidanta K-do. Neniu el ni dubas pri la utopio pensi, ke laborista junulo facile lernos “vivan“ eksterlandan lingvon. Kaj krome — kiun lingvon lerni, por ne ofendi la komjunularon el aliaj landoj? Ĉu germanan, ĉu francan, ĉu ĉinan, ĉu ankoraŭ kelkajn centojn da “vivaj lingvoj“? Ĉu vere esp-o ne jam servas al ni plej bone en nia internacia junkomunista korespondado? Ĉu ni ne havas kelkajn centmilojn da esp-istoj-komjunuloj¹) kaj nur dekojn da sciantoj de “vivaj lingvoj“?

Al mi ŝajnas, ke por forigi tian danĝeran situacion en nia organizo, ni junkomunistoj jam konvinkitaj pri esp-o, ĉiuloke ankoraŭ pli vigle eklaboru, pliperfektigu kaj utiligu esp.-servon al komjunulaj organizoj. Junkomunistoj-esp-istoj de ĉiu urbo organizu sian korespondaparaton, helpu al ĉiu komjunula ĉelo per adreso, traduko ktp. Tie, kie ne ekzistas unu komjunulo-esp-isto en tuta urbo, la urba esp.-organizo komisiu al kelkaj el siaj K-doj helpi al junkomunistaj organizoj trovi adreson kaj skribi leteron.

Kremenĉug (7113).

¹) La K-doj certe troigas. Estas vere, ke centmiloj da homoj eklernetis nian lingvon. Sed tio estas ne grava: tiom longe, kiam “S-ulo“ havos nur kelkajn milojn da legantoj, ni ne rajtos fanfaroni pri granda disvastigiteco de esp-o. — R e d.

— pàgina 7 —

SENNACIULO 309

INTER NI

— Ĉiu SAT-ano devas esti ateisto, devas malkonfesi dion kaj ĉion religiecan.

— Persone mi emus aplaŭdi al tiu rigora postulo. Tamen, ĝia apliko kondukus al la eksigo de 95 % el la nunaj anoj . . .

— !!??

— Vi miras. Aŭskultu, kara samopiniano. Unue ni ne devas forgesi, ke famaj filozofoj ankoraŭ nuntempe disputas pri ekzisto aŭ ne-ekzisto de dio. Jen iu starigis 12 pruvojn kontraŭ la kredo je dio! Sed aliu respondis per starigo de 14 pruvoj favoraj al la diisma tezo. Ni do modeste konfesu, ke la demando staras ekster nia kompetenteco . . .

Lastatempe K-do Saklatvala, la sola komunista deputito en Britio, sciigis per bele presita karto el luksa papero al siaj konatoj, ke liaj du knabinoj jus estis konfirmitaj en la religioj de l’ Parsioj (Zoroastranoj). Tia ceremonio konsistas en ŝmirado sur la vizaĝon per malseka faruno. Nu, ni supozu, ke tiu bone konata kaj flama revoluciano estus SAT-ano. Ĉu do ni devus eksigi lin? . . .

Iuj asertas, ke la kulto, kiun oni ĝenerale havas por kadavroj, estas plej evidenta pruvo de religieco ĉe la kultantoj. Ĉu ni sekve devus eksigi la K-dojn el Sovetio, kiuj enbalzamigis la kadavron de Lenin kaj starigis por ĝi maŭzoleon? . . .

Jen vidu: tuta kunvenantaro ekstaras kaj demetas la ĉapelon ĉe kantado de “Internacio“. Ĉu tio ne estas religia gesto? . . .

Nu, mi ekvidas ĉe via fingro oran ringon! Se vi konsentus aŭskulti, kaj se ni havus tempon, mi povus per bonaj argumentoj pruvi, ke tio estas restaĵo de religio, kaj sekve, ke oni ankaŭ devus eksigi vin el SAT . . .

Kredu min, estas jam tre grava fakto, ke oni povas en “S-ulo“ priparoli tute senĝene tiujn demandojn. Se ni starigus dense plektitan barilon ĉe la enirejo de SAT, estas timinde, ke nia organizo baldaŭ fariĝus malgranda sekto, sen agadkapablo, sen edukpovo — sen vivrajto . . .

SAT devas esti edukejo. Kaj por trafe eduki necesas kompari la ideojn, la programojn, la taktikojn . . .

Ni ne postulu, ke ĉiu SAT-ano malkonfesu ĉion religiecan. Ni kontentiĝu per pli modesta postulo: ĉiaj ajn dogmanoj ne rajtu eniri la SAT-edukejon — kaj tie ni zorgu, ke la dogmemuloj ne regu. Ni ne samigu edukejon kun dresejo . . .

Kiuj kredas, ke ili estas posedantoj de la tuta vero, tiuj ja ne povas edukiĝi. Edukiĝo ne povas akordiĝi kun idea ŝtoniĝo. Kaj ni ne opiniu, ke nur en la eklezioj troviĝas kreduloj, t. e. homoj kun ŝtoniĝintaj ideoj . . . E. L.

Kun la hodiaŭa n-o de “S-ulo“ estas ekspedata “Sennacieca Revuo“

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

AŬSTRIO. Graz. Unuan fojon la publika institucio “Laborista Ĉambro“ aranĝis esp.-kursojn, kiuj preskaŭ nur de socialistoj estas vizitataj. Lab. Ĉambro estas ŝtata institucio por leĝa defendo de lab. rajtoj k por lab. klerigado. Ni nur post multaj penoj k intertraktoj atingis la aranĝon de l’ kursoj. (10 881) — BRITIO. Londono. Subĉielan lernejon ĉe Flackwell Heath (Flakŭel hith) partoprenis 25 K-doj 6. 5. C. W. Veness parolis pri “ŝovinismo en la lernejo“, M. Starr pri “vivo k verko de Baghi“, I. Flower pri “la karbindustrio“. La Edinburga Lab. Grupo nun malfermis sian klubon ĉiuvespere ĉe 5 Hill Crescent. En la majtaga manifestacio de Ŝefild portiĝis standardo donacita de K-doj el Kurgan (Sovetio). Speciala rapida korespond-kurso komenciĝis sub aŭspicioj de “Daily Herald“ (Ĉiutaga Heroldo) la 18. 5. kun 100 studantoj. Alia unutaga lernejo stariĝos ĉe St. Albans (proksime de Londono) 24. 6. Pro biletoj k detaloj skribu al BLEA, Sekt. 57, Hedsor Bldgs., London E. 2. — FRANCIO. Parizo. 3. 6. okazis la historia marŝado de la Pariza Laboristaro al la Muro de la Komunanoj de 1871. La Esp. Lab. Grupo ĝin partoprenis kun afiŝego surportanta nian agitvorton kaj standardoj, same grupoj el la ĉirkaŭaĵo. La esp.-kantado trovis la vivan aplaŭdon de la amasoj. Estis disvendataj kvincent broŝuroj, disdonataj flugfolioj. — POLIO. Varsovio. Dum 2-a tutpola kongr. de esp-o en Krakovo (pentekoston) okazis kunveno de lab. esp-istoj (15 pers., reprez. 9 urbojn), organizita de Lab. Esp. Societo “Laboro“. Oni decidis, ke tiu ĉi Societo eklaboru, por unuigi ĉiujn lab. esp-istojn en Polio (grupojn k izolulojn), kiuj fariĝu filioj aŭ membroj de “Laboro“. K-do Litaŭer atentigis la Tutpolan Kongr., ke la lab. organizoj partoprenas la ĝen. esp. movadon nur ĝis maturiĝo de la klasa lab. movado esp-ista k ebleco sendependigi la prol. esp. laboron de la ĝen. esp. movado en Polio. — La centra ĉiutaga organo de Pola Partio Socialista “Robotnik“ (Laboristo) enhavas lunde esp. angulon. Centra semajna org. de PPS “Pobudka“ (Veksignalo) enpresas esp. kurson (iom plimalongigitan Petro-n kun polaj rimarkoj k trad.). Ĝi salutis per esp. lingva art. la lab. kunvenon de l’ Krakova Kongr. Monata Liberpens. gaz. “Zycie Wolne“ (Libera Vivo) presas sur la unua paĝo esp. lingvan resumon de l’ enhavo. — SOVETIO. Groznij. Ĉi tie estas instalita radiosendilo. En kunveno de radioamikoj K-doj Kolpakov k Rösch pledis por utiligo de esp-o. Oni projektas kurson por aŭtuno per radio.

[BILDO p.7 | 62,7,90,13] Desegnaĵo: malfermita libro kaj plumo en ornamita kadro, kapo de la rubriko «Recenzejo».

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Prof. Sir Arthur Keith, Pri la Origino de l’Homo. Prezidanta parolado farita ĉe kunveno de la Brita Asocio por la Antaŭenigo de Scienco en Leeds, 31. aŭg. 1927 k lastatempaj traktatoj pri Darwinaj temoj. Trad. Prof. Wm. Brown k F. R. A. Mc Cormick. Eld. The Esperanto Publishing Company Ltd., 142 High Holborn, London W. C. 1. 64 pĝ. Broŝ. Pr. 1 ŝ. 9 p. Afranko: 2 p.

Martha L. Root, Bahaaj pruvoj de vivo post morto. Bahaa Esp. Eldonejo, Wandsbek (Germ.), poŝtfako 8. Okpaĝa traktaĵo pri la senmorteco de la homa spirito laŭ la Bahaa doktrino. Prezo nemontrita.

Raporto de la Aerologia Observatorio de Tateno. N-o 2. Eld. la citita observatorio en Tateno apud Tutiura (Ibaraki-ken), Japanio. 1928. Form. 22½×30 cm. 174 pĝ. broŝ. Prezo nemontrita. — Pli k pli la ekstrema oriento utiligas praktike esp-on per siaj eldonaĵoj. Tiu ĉi ampleksa raporto de meteorologia observejo kun tabeloj, statistikoj ktp. n u r en esp-o estas plej bona pruvo, ke esp-o estas aplikebla en ĉiuj fakoj.

[REKLAMO p.7] La Esperanta Vortfarado laŭ la Fundamento de Paul Fruictier. Unika verko en nia lingvo, kiu detale pritraktas la derivadon kaj la signifon de l’ afiksoj kaj de l’ prepozicioj. La sola libro, kiu faciligos al vi la komprenon de la vortfarada meĥanismo. Prezo: 1,80 mk. g. Havebla ĉe Administracio de SAT

[REKLAMO p.7] ISK — Internacio de Socialista Kunbatalo. La politika revuo por la klaskonscia laboristo. Ĝi aperas monate kaj pritraktas ĉiam aktualajn problemojn de l’ klasbatalo montrante la veran karakteron de la kapitalismo kaj la necesajn paŝojn por forigi la ekspluatadon. — Tiu ĉi revuo estas gravega batalilo por niaj socialistaj ideoj kaj devas esti abonata de ĉiu aktiva K-do. Abonprezo kvaronjare nur 0,60 mk. g. Provekzemplerojn vi senpage ricevos de “ISK“-Expedition, Schlüchtern Nr. 4 (Bez. Kassel), Germanio

— pàgina 8 —

310 SENNACIULO

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo“:

L a R é v o l u t i o n P r o l é t a r i e n n e, Paris, 1. 6. Usona lab. situacio (188); T h e S h o p A s s i s t a n t (Komiza gaz.), London, 2. 6., Kooper. k esp. (Zavada) (189); L e M a t é r i a l i s t e, Brux.-Laeken, majo Liberpens. kongr. Lodz; K r a s n o j a r s k a L a b o r i s t o, Krasnoj., 13. 4., rolo de luteranaj sektoj (182); G r a f i k a L a b o r i s t o, Zagreb, 2. 6., Lab. sanigejoj en Sov. (186, 189).

Priesperant. artik. k notojn enhavis:

D. D e u t s c h e E i s e n b a h n e r, Berl., 27. 5. (kurso); L e M a t é r i a l i s t e, Brux.-Laeken, majo; Y o u n g W o r k e r (Juna Laboristo), London, 28. 4., 12. 5.; D a i l y H e r a l d, London, 1. 6.; L e S i n c é r i s t e, Waltwilder, junio; A c c i o n – C o o p e r a t i s t a, Barcelona, 1. 6.; T h e L a b o u r W o m a n (Laboristino), London, 1. 6. (duonpaĝo); E c o l e E m a n c i p é e, Saumur, 3. 6.; T h e E d u c a t i o n a l W o r k e r (Eduklab.), London, junio; F o l k e t s D a g b l a d P o l i t i k e n, Stokholmo, 2. 6. (unu grandformata tutpaĝo kun bildoj).

Peresp. leterojn presigis:

K r a s n a j a I s k r a (Ruĝa Fajrero), Baroviĉi, 30. 5., Z v e z d a, Perm, 1. 5.

Pri SAT k SAT-kongreso raportis:

B r e n t w o o d L a b o u r L e a d e r, majo; T h e S h o p A s s i s t a n t, London, 19. 5. (art. pri “Je la nomo de l’ vivo“).

Pri nia Vortaro presigis tre favoran, atentigan noton “Vegetarano“ (apr.), pro kio ni dankas al la redaktoro.

SAT-anoj

En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉ i a m citu vian membro-numeron.

NIA POŜTO

7692. — Anoncojn ni ne publikigas senpage.

3813. — Vian artikolon ni enmetis, kvankam ĝi sciigas al ni nenion novan. Jam delonge la ĉiutagaj gazetoj raportis pri la samaj faktoj. Anstataŭ sendi tian agitecan artikolon, estus preferinde, ke vi priskribu, kiaj estas la labor- k vivkondiĉoj de la laboristoj; kia estas ilia nivelo je klereco k. s.

10 449. — Certe ni deziras reaŭdi de vi. La temoj pri lernejo kaj kamplaboristoj ambaŭ indas pritrakton. — R e d.

7997. — Multajn similajn plendojn ni ricevis. Pri la temo vi povas legi la artikoleton de K-do 10 823 en ĉi tiu n-o. Daŭrigu ellerni la lingvon. — E. L.

Zvezda. Ni ne povas senpage enmeti vian noton. — R e d.

Marto. — “Sub ruĝaj standardoj“ vi bonvolu rekte mendi en Göteborg. Al librejoj ni ne povas liveri ĝin. — A d m.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

BELGIO

K-do A. Dohogne, Rue du Viaduc 19, V e r v i e r s, dez. interŝ. PM, kĉl.

BRITIO

K-do Arthur Whitam (1351), Labour Club, C o r n h o l m e, Near Todmorden, realiĝas al SAT k serĉas laboron kiel teksisto en Sovetio. Notu la adresŝanĝon!

BULGARIO

K-do G. M. Dimitrov, G o r n a Ĝ u m a i a, dankas al ĉ. K-doj en Sovetio por la ricevitaj koresp-aĵoj. Bedaŭrinde laŭ la nuna situacio en B. ne eblas al mi resp. Mi petas pardonon.

ĈEĤOSLOVAKIO

— 10 junaj gek-doj dez. koresp. kĉl. Ĉiu certe ricevos resp. Adr.: Albin Pietschmann, i. Fa. Elias Palme, S t e i n s c h ö n a u.

K-do Richard Ackermann, U l l r i c h s t h a l, dez. koresp. kĉl. PI, bfl. Precipe kun junaj gek-doj. Skribu multnombre. Resp. garantiata.

K-do Franz Scheibner, U l l r i c h s t h a l, Nr. 40, dez. koresp. kĉl. L, PI, bfl. Certe resp. al ĉiuj.

K-do Rud. Hannawald, N e u d e k, 513 ap. Karlsbad, dez. koresp. kĉl. (krom Germanio), PK, PI, PM.

GERMANIO

K-do Erwin Weise, K r i e b i t z s c h i. Th., dez. koresp. kĉl., prefere kun liberpensuloj k biciklistoj.

— Lab. Esp. Grupo dez. interŝ. PI, jurn. k propagandaĵojn por ekspozi kĉl., krom Sovetio. Resp. garantiata. Adr.: R. Rudolph, O l b e r s d o r f, Nr. 160 b ap. Zittau i. S.

— Lab. Esp. Grupo dez. koresp. pri ĉ. temoj, kĉl. Resp. garantiata. Adr.: K. Altermann, Am Markt, F r e i t a l i. Sa.

K-do Alb. Dreckstraeter, Kölner Str. 367/1, D ü s s e l d o r f, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

— Grupo de lab. sportuloj dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Adr.: K-dino Anne Seifert, C r o n e n b e r g, Heidt Nr. 25, Post Sudberg.

K-do Paul Leckebusch, Im Klauberg 11, S o l i n g e n, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

SOVETIO

K-dino Heleno Kirjuŝina, Leninskaja 29/35, kv. 50, M i n s k, dez. koresp. k interŝ. literaturaĵojn kun loĝantoj de franc-, ital-, hispanlingvaj regionoj.

K-dino R. Sagalĉik, Gogolevskaja 20, J a l t a (Krim), serĉas seriozajn korespondantojn pri ĉt., interŝ. PK, presaĵojn kĉl. Nepre k akurate respondos.

— Gejunuloj dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj. Resp. garantiata. Adr.: u. R o d n i k i, Iv.-Voznesensk. gub., Klubo de laboristoj (V. Bizuk).

— Rusa junulo dez. interŝ. L, PM, kĉl. Resp. garantiata. Adr.: Nikolaj Ermolaev, Nikitinskaja 163, B a r n a u l (Siberio).

— Gekursanoj de pedteknikumo emas daŭre koresp. pri ĉt. kĉl. precipe pri socipolitika k pedagogia temoj. Certe resp. Adr.: Pedagogia Teknikumo, B a r n a u l (Siberio).

K-do A. Kuliĉenko, str. Anatolio, 206, B a r n a u l (Siberio), dez. interŝ. PI k koresp. kĉl. pri kooperativaj k sociaj demandoj. Resp. garantiata.

Adresŝanĝo: I. Bespalov, Krasnaja 32, Puŝkina biblioteko, K r a s n o d a r. Ge-SAT-anoj korektu en la Jarlibro 1928.

— Esp. rondeto ĉe redaktejo “Pahar“ dez. koresp. indiv. k kolektive kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, PI, resp. garantiata, ankaŭ kun presejoj k redaktejoj. Adr. B u g u r s l a n, Samar. gub. al Red. “Pahar“ por Esp. Rondeto.

K-do Beitelmacher (oficisto), Grupkom Sovtorgsluĵ 1, Lenin, prosp. K r e m e n ĉ u g, dez. koresp. pri div. temoj kĉl., precipe pri lab. vivo k movado.

K-do F. Ibragimov, Ŝahta 1, Ŝ i g l o v s k i R.-K. Stalinsk okr. dez. koresp. kun karbministoj kĉl. pri vivdemandoj. Resp. garant.

— 20 rondetanoj dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Adr.: K-do A. B o k a r e v, ul. Markusa 20, G. P. I. Vladikavkaz.

K-do Marin Nikolao (studento), Kuzneckaja 181, R o s t o v/Don, dez. koresp. kĉl. L, PK, PI, bfl. Resp. garantiata.

— Studentino k pianistino de vilaĝana teatro K-dino L. Pavlova, Puŝkinskaja 68, R o s t o v/Don, dez. koresp. kĉl. L, PK, PI.

K-do I. Radoĉin, Georgievskaja 3, K r e m e n ĉ u g, koresp. kĉl. pri arto, muziko, sporto, foto- k radio-aferoj k. s. — Resp. garantiata.

— Esp. Rondeto Fervojista de Klubo “Lenin“, stacio K r e m e n ĉ u g, koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, gaz. ktp. Resp. garant.

K-do Marko Krasilŝĉik (junulo), st. Jitkoviĉi Zjd., selo L u d e n i ĉ i, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

USONO

K-do Louis Obreczian, Nr. 451, clark. st., O h i o, martins ferra, dez. interŝ. PI, bfl. Kolektas precipe tiujn PK, kiuj montras iujn ajn popolmodojn. Neniu restos sen resp.

Jenaj Gek-doj el Kursk (USSR) dez. koresp.

Ekaterino Ŝuvalova (fraŭlino 30 j.), Lisaja gora 1, kv. 14, pri ĉ. temoj. Nikolao Riŝkov (termezuristo-arbaristo 35 j.), Leninstr. 90, nur kun spertaj esp-istoj pri arto, naturscienco k ĉiutaga vivo, L, PK, PI. Samuelo Bassin, Lugovaja 30, kun ĉl. gejunularo. Eŭgeno Afanasjev (junulo 19 j.), Mirnaja 5, kun komunista gejunularo.

[REKLAMO p.8] Proverbaro Esperanta laŭ la verko “Frazeologio rusa-pola-franca-germana“ de M. F. Zamenhof, aranĝis L. L. Zamenhof. Unu volumo in-8, 82-paĝa. Prezo: 1,50 mk. g. Adm. de SAT.

ENHAVO:

paĝo
Proletaro kaj tekniko 303—04
La persekutoj en Japanio 304
Jugoslavaj turmentejoj 304
La murgazeto en Sovetio 305
Parizo kaj la parizanoj 305
Vojaĝaj impresoj el suda Ameriko 306
Tago de usona vilaĝano 306—07
Tra Esperantio 307—10
Korespondado 310

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 195, 28 de juny de 1928

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

[BILDO p.1 | 43,4,55,13] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», super la titolo de la gazeto.

4-a Jaro. N-o 195 — APERAS SEMAJNE — 28. Junio 1928

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

En Sovetio plimultiĝas la pastroj, sed ne la religianoj

En n-o 190 de «S-ulo» estis citita laŭ franclingva ĵurnalo «fakto» pri plinombriĝo de l’ pastraro en Ukrainio, kiu ŝajnas timiga por liberpensuloj kaj tutmonda Laboristaro amika al Sovetio. Tamen ni bone scias, ke burĝaj ĵurnaloj ĉiam sciigas al siaj legantoj speciale elektitajn «faktojn» el sovetiaj ĵurnaloj, ne menciante komenton de tiuj lastaj.

Tiu okazo estas bona ekzemplo, por montri al nia sennaciularo la ruzajn metodojn de l’ burĝa naciularo.

Efektive, la nombro de l’ eklezia pastraro ne nur en Ukrainio nur ĉefe tie), sed en tuta Sovetio iom kreskis. Kio kaŭzis tiun fenomenon? Ĉu plimultiĝo de religianoj? Ĉu organizo de novaj temploj aŭ parohoj? Tute ne.

La Oktobra Revolucio klare evidentigis la kontraŭrevolucian, ekspluatistan esencon de l’ eklezio, havinta dum cara reĝimo multegajn kaj riĉegajn bienojn, malavare subvenciata de la cara registaro kaj dum Revolucio batalinta armite kontraŭ Ruĝa armeo. La konservativeco de l’ eklezio serioze estis ŝancelata ankaŭ per publika esploro de diversaj «sanktaj restaĵoj» (relikvoj), en kiuj ĉie estis trovataj diversaj objektoj tute ne sanktaj kaj falsantaj homajn restaĵojn. Oni konstatis ostojn de hundoj, vaton, virinajn ŝtrumpojn, buligitan materion ktp. Konstanta senmaskigo de diversaj agmanieroj religiaj kaj ekleziaj, insiste aranĝita en komenca periodo de l’ Revolucio flanke de la registaro, multe helpis al senreligiiĝo de l’ laboristaj kaj kamparanaj amasoj.

La Nova ekonomia politiko (1921) fine elvokis krizon en la eklezio. Eĉ la restaĵoj de la burĝaro, ricevinte rajton negoci, iom paciĝis kun la soveta reĝimo. Pli kaj pli kunfandiĝantaj ĉirkaŭ la sovetoj, la laborulaj amasoj pli altgrade malkonfidis la reakciemon kaj konservativecon de la eklezio, kiu staris jam antaŭ la perdo de l’ tuta influo al kredulaj amasoj, perdo de siaj jam tiutempe malgrandaj profitoj. Rezulto de tiuj ekonomiaj kaj politikaj faktoroj estis ribelo en la eklezio mem, eksplodo de plej «demokrataj» pastroj kontraŭ la patriarko Tiĥon, atako kontraŭ la ĉefpreĝejo en Moskvo je nomo de Jesuo Kristo. Organiziĝis demokratiigita, «novigita eklezio», gvidata nun de ĉefepiskopo Vvedenskij. La disfalo ne ĉesis. Sekvis organiziĝoj de novaj eklezioj, ekzemple «Renaskiĝo» (plej radikala de eklezia vidpunkto), diversaj memregaj eklezioj en naciaj respublikoj, enkalkulante Ukrainion, kie la disfalo okazis en multajn novajn ekleziajn formiĝojn.

Okazis granda batalo intereklezia kaj eneklezia, kiu fakte estis batalo pri tio, kiu posedos la kredulajn amasojn. Kaj ĉiuj reformoj estis farataj nur pro tio, ke la eklezio neniam estis porlaborula. Oni trovis necese montri kvazaŭ resonadon de l’ «demokratia» epoko, adaptiĝi al la novaj cirkonstancoj. Sed kiel tion fari, kiujn reformojn aranĝi — tio estas disputebla kaj bataliga problemo, kiu kaŭzis la disfalon de l’ eklezio en multajn sektojn.

Rezulte en samaj loĝlokoj aperis paralelaj novaj episkopoj de nove organizitaj eklezioj, novaj paralelaj pastroj, kiuj batalis pro unu sola preĝejo, aŭ se estis kelkaj preĝejoj, batalis pro tio, kiu kiun posedos. Tiel anstataŭ unu episkopo en sama loko ekestis du aŭ eĉ tri. Krom tio la ekleziuloj, por plivigligi la religian propagandon kaj por pli ebligi spertan religian gvidadon, instalis novajn episkopojn ne nur en guberniaj urboj (laŭ antaŭmilita maniero), sed preskaŭ en ĉiuj distriktaj urboj. Tamen la kredula amaso ne nur restis la sama nombro, sed ankoraŭ pli malmultiĝis. Jam antaŭ la imperialista milito diakonoj restis nur en plej grandaj parohoj aŭ ĉefpreĝejoj, sed nun laŭ decidoj de ekleziaj kongresoj preskaŭ ĉiu preĝejo havas diakonon por plisolenigi la diservon, por allogi la amason.

Tio estas la kaŭzo, kial kreskis la nombro de eklezia pastraro, kies vicoj estas plenigataj de senlabora burĝaro, de estintaj «grandsinjoroj», kiuj volas manĝi, kaj «la patro ĉiela nutras kaj varmigas ilin», ĉar la eklezio ĝis nun restis en Sovetio la lasta citadelo de l’ reakcia propagando kaj batalo, kontraŭ kiu ni cetere nun organizis seriozan atakadon.

Sendube, la religiuloj jam adaptiĝis al la sovetiaj cirkonstancoj kaj ordigis siajn vicojn malordigitajn de la Revolucio. Ili sukcesis per novaj metodoj kolekti ĉirkaŭ si la restintajn kredulajn rondojn; sed novajn kredulojn ili ne akiris. Kunordigitaj falangoj de kreduloj eĉ arogante klopodas ricevi de la sovetia registaro la permeson organizi religiajn lernejojn; certe, sensukcese.

La senreligieco rapide kreskas. Kiam ni diras, ke la Sovetia Ateista Unio nun havas 250 000 membrojn, eble germaniaj K-doj miros: Kiom malmulte! Sed tio nur estas la nombro de organ-

— pàgina 2 —

312 — SENNACIULO

izitaj ateistoj (ruse oni diras «sendiuloj»), kaj la aĝo de l’ Unio nur estas 3—4 jaroj. Aldonu al tiu nombro ankoraŭ 2,5 milionojn da komunistoj kaj junkomunistoj, aldonu la junpionirojn, kiuj ankaŭ jam estas sendiuloj, kalkulu multajn senpartianojn senreligiajn, kiuj pro diversaj kaŭzoj ne aliĝis al la Ateista Unio (ekz. en nia oficejo, kie mi oficas, preskaŭ 75% de la senpartianoj estas senreligiaj): — vi povas sekve kalkuli en Sovetio almenaŭ 10—15 milionojn da ateistoj. Precipe preskaŭ la tuta junularo estas senreligia. Ni devas diri, ke lastaj 50 000 aliĝis al la Ateista Unio nur dum la 6 lastaj monatoj. Ekzemple nia Zamoskoreĉja regiono en Moskvo havis dum pasinta aŭtuno kontraŭ 2 preĝejoj nur unu ateistan ĉelon. Sed nun ni havas 2,5 ĉelojn kontraŭ unu preĝejo, kaj la nombro de membroj senhezite rapide kreskas.

La konkludo estas, ke ne kreskas la religiemo en la amasoj, kvankam kreskis la nombro de episkopoj aŭ popoj. Senreligieco kreskas. Ordiginte kaj plifortiginte siajn vicojn, la pastroj kaj sektanoj atakas la amasojn, arogantas, ruzas ĉiamaniere, iatempe sukcese. Ni bone konsideras la eblan danĝeron por nia socialisma konstruado, malhelpon ĝian kaŭzatan de la religio, kaj nun ni larĝe kaj sukcese plifortigas nian kontraŭreligian propagandon.

N. Incertov (259).

LETERO EL LONDONO

Antaŭ 300 jaroj William Harvey (Ŭilli-am Harvi) elkovris la sisteman cirkuladon de la sango. Kiel la postaj elpensoj de la franco Pasteur pri mikroboj, la skoto Simpson pri kloroformo kaj la germano Koch pri tuberkulozo la grava antaŭenpaŝo de Harvey helpis sciencistojn laŭ tutmonda skalo. Nur en militpreparado kaj ekonomia konkurado necesas la sekreteco. Sovetiaj, germanaj, francaj kaj britaj kuracistoj ĵus solenas kune la daton, kiam en 1628 Harvey pruvis, ke la koro estas pumpilo, kiu igas la sangon flui kaj reflui tra la tuta korpo. Kompreneble la tiamuloj mokis lin kiel malsaĝulon.

* * *

Severa krizo regas en la brita tekskatun-industrio. Eksporto de la katunvaroj falis je 33% kompare kun jaro 1912. Pro bojkoto kaj enlanda industrio la hindoj aĉetis nur trionon el la antaŭa kvanto. Eĉ en Britio la kvanto vendita po loĝanto malaltiĝis de 29.80 metroj en jaro 1912 ĝis 19 metroj en 1924. Kion fari? Kiel kutime la mastroj atakas la salajrojn kaj volas plilongigi la labortagon. Sed, laŭ analizo, el prezo de ĉiu funto da ŝpinita fadeno la kapitalistoj nun ricevas 2 pencojn anstataŭ duonon da penco en 1924. Pro inflacio de kapitalo anstataŭ 14 ŝilingoj ĉiu spindelo¹) nun reprezentas 43¾ ŝil. Jen la kaŭzo — parte — de la malsano. Britio floris pro karbo kaj katuno en la 19-a jarcento, kaj ambaŭ ĉefindustrioj nun kadukiĝas. — En la finprocedoj, la purigado, kolorigado ktp. regas monopolo, kaj tie la kompanioj per «raciigo» ricevas ankoraŭ dividendojn je 20%. Proksimume unu kvadratmetro da katuno kostas 8 pencojn. El tio la krudmaterialo, la kotono, kaj ĝia purigado kostas 2 pc.; ŝpinado kaj teksado kostas 2 pc.; al la aliaj kostoj kaj la vendperantoj iras 4 pc. Sed la sola propono estas forpreni okonon de la ŝpin- kaj tekslaboristoj.

¹) Ŝpinilo.

* * *

Josefino Ŭilson, dudekdujara servistino en Londona restoracio, mortis. Ŝi sin mortigis. Kompatindulino! Ŝi laboris en vendcentro por luksaĵoj, juveloj, multekostaj manteloj kaj vestoj, bongustaj manĝaĵoj. Sed ŝi ricevis salajron de nur 24 ŝilingoj semajne kun maten- kaj temanĝo en la labortagoj. Lupago por unu ĉambro englutis 12½ ŝil., kaj nur 11 ŝil. restis por nutraĵoj kaj vestoj ktp. Kiam ŝi plue perdis sian fianĉon, ŝi decidis fini la senesperan barakton. Laŭ famo, la estroj de la firmo, por kiu ŝi laboris (Woolworth’s), estas milionuloj. Espereble ili fieras pri la fino de malfeliĉa Josefino.

* * *

Vizitantoj de la plej granda kaj riĉa urbo en la mondo, Londono, eble rimarkas la homojn, kiuj surŝultre portas afiŝojn sur pezaj tabuloj. Ili ricevas la salajraĉon de 2½ ŝilingoj tage. Protestkunvenoj okazas pri la afero.

* * *

Ŝajnas laŭ la londonaj ĵurnaloj, ke ombroj malheligas eĉ Eldoradon, t. e. Usono. 5 junaj virinoj preparis horloĝojn. Ili per brosoj metis radiumon sur la vizaĝon de la horloĝo, por ke oni povu uzi ĝin dumnokte. Konsilite ili malsekigis la brosojn inter la lipoj kaj tial nun veneniĝis. La kompanio batalis kontraŭ pago de kompenso, sed fine devis cedi. Restas en la vivo de la kompatindulinoj nur unu jaro.

* * *

En 1914 la britaj kapitalistoj estis pruntedonintaj al aliaj landoj £ 4000 milionojn. La brita kapitalistaro superis ĉiujn aliajn, ĉar la germana nur pruntedonis £ 1500, la franca £ 1600, kaj la usona nur £ 600 milionojn. Ŝanĝo okazis. Nun la usona kapitalistaro inter 1920 kaj 1927 venkis sian konkuranton per pruntedono de £ 1300 milionoj kompare kun £ 820 de la brita. Ĉu mirinde, ke la usona registaro, kvankam parolante pri paco, pligrandigas sian armeon landan kaj maran kaj instruas ŝovinismon en la lernejoj? (488)

★

EL LA SEKTORO 33 — terregiono nomata Argentino

Jam de kelkaj tagoj strikas la havenlaboristoj en Rosario. Tiu havenurbo okupas, laŭ la graveco de la eksportado de grenoj eksterlanden, la duan lokon en Sud-Ameriko. Do en tiu laboro de greneksportado okupiĝas kelkaj miloj da laboristoj (kvin ĝis ses mil). Ankaŭ kelkaj laboristinoj tie laboras pri riparado de eluzitaj aŭ disŝiritaj sakoj, en kiuj la greno estas alportita, per la vagonaro, el la kamparo en la havenurbon. Pro malbonaj vivkondiĉoj la laboristoj postulis plialtigon de la salajro. La neniam satigeblaj dikventruloj, nunaj mastroj, malakceptis. La laboristoj, ĉar la tempo estas favora, tial ke dum ĉi tiu sezono de la jaro la laboro estas tre vigla en la haveno, deklaris la strikon por nedifinita daŭro, sed certe tiom longe, ĝis la mastroj sin klinos por akcepto de la prezentitaj al ili kondiĉoj, kiuj devigos ilin elĵeti iom da tio, kion ili forglutas ĉiutage el la laborista sangelverŝo. La ĉion-glutemuloj tre furiozas kaj penas anstataŭigi la strikantojn. Sed ne facile estas anstataŭi ilin. Ne ĉiu kapablas por tiu peza kaj peniga laboro. La striko daŭras. Estas neeble anstataŭigi la strikantojn per kapabla personaro, skribas la burĝa ĵurnalo. La laboro en la haveno estas sensignifa; ĝi eĉ ne sufiĉas por la plej necesaj kaj la plej urĝaj bezonoj, malgraŭ ke la polico garantias la liberecon de laboro. Eĉ oni devis haltigi la laboron, pro nekompetenteco kaj nekapableco de la okaza personaro. Malfeliĉe jam falis, la 8-an de majo, la unua viktimo de ĉi tiu lukto, juna laboristino Luiso Lallana, 23-jara, mortigita per revolvero de strikrompanto. Tiu lasta pafis al grupo da gelaboristoj, kiuj, laŭ li, klopodis malhelpi lin kaj liajn kunulojn eniri la laborejon. Pro ĉi tiu fimortigo kvazaŭ la tuta vivo en la urbo ĉesis, ĉar multaj laboristaj organizoj deklaris tujan dudekkvar-horan strikon, por protesti kaj tiel esprimi la profundan kondolencon pro la perdo de tiu kuraĝa kunbatalantino kaj inde akompani ŝin ĝis la lasta restadejo.

* * *

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 313

La 9-a de majo estis la tago de l’entombigo de la malfeliĉa laboristino. La proletoj volis pruvi al la «ĉiopova» dio «Kapitalo» kaj al liaj servutuloj, ke ili scias respekti kaj respektigi siajn karegajn viktimojn. Jam frumatene kompaktaj grupoj de laboristoj el propra iniciato trairadis la urbon por certiĝi, ĉu ĉio estas en ordo, por malhelpi la laboron al tiuj kiuj kuraĝus malrespekti la funebran tagon. Tramoj kaj omnibusoj estis elirintaj kiel ordinare, ĉar iliaj mastroj ne antaŭvidis la okazontaĵojn. La laboristoj atakis per pluvega ŝtonĵetado la tramojn kaj omnibusojn en diversaj partoj de la urbo, dispecigante la vitrojn kaj tre difektante ilin. Tridek omnibusoj restis kun vitroj tute rompitaj kaj grave difektitaj, ankaŭ diversaj tramoj. La omnibusoj tute ĉesis cirkuladi. Nur kelkaj tramoj daŭrigis la veturon, sed gvidataj de armita policgardisto el tiel nomata «Eskadrono de Sekureco». Sed je la dudeka horo tute ĉesis la cirkulado. Eĉ la lernejoj estis devigataj fermi la pordojn kaj interrompi la lecionojn dum ĉi tiu tago. La komercistoj, maljunaj vulpoj, pro timo je malkonvenaĵoj por siaj interesoj, estis tute singardemaj nur duonmalferminte la pordojn de siaj butikoj. Kelkaj fabrikoj, kies mastroj kredis povi daŭrigi la laboron, estis devigataj tuj ĉesigi ĝin.

La entombigo de la mortigitino estis imponega manifestacio de laborista funebro. Multaj miloj da gelaboristoj kolektiĝis ĉirkaŭ la ĉerko de la juna viktimo, la virinoj kun florbukedoj.

Je la 16-a horo en la sama tago, alvenis la havenon la armea vaporŝipo «Cordoba» (elp. Kordova) por «garantii la liberecon de laboro en la haveno». Alia armea vaporŝipo atendas ordonon por alveni, ĝi estas la «Sendependeco». La komandanto de la infanteria regimento 11, kiu loĝas en la urbo, ricevis ordonojn esti preta por iu ajn eventualaĵo. La lupoj timas la bravajn kaj batalemajn havenlaboristojn. Do ĉion pretigas la kanajlaro por defendi la rabakirojn. La havenzono estas tute blokita. Malmultaj strikrompantoj (oni diras sepcent ĝis okcent, ne pli) alvenigitaj el aliaj urboj, precipe el Buenos-Aires kaj Bahia Blanca (elp. Baia Blanka), anoj de la tiel nomata «Asocio de libera laboro», fondita de mastraro, laboras en la haveno. Ili ne forlasas la havenzonon: tie ili ankaŭ manĝaĉas kaj kuŝiĝas dumnokte. La striko de la havenlaboristoj persistas kun la dekomenca entuziasmo, kaj oni antaŭvidas baldaŭan venkon.

Ivan Miliĉiĉ Ivotov (1933).

SAT-anoj ne pruntedonu vian Jarlibron al kiu ajn. Ĉiam postulu, ke servopetanto montru sian membro-karton. Gardu vin kontraŭ profitemuloj kaj parazitoj!

EL AMERIKO

Usono

La striko de la ministoj en Kolorado finiĝis, sed ne finiĝis la suferoj de la batalintoj. La entreprenistoj nur redungis malgrandan parton el la strikantoj kaj sentigas al la ministoj, ke ilia venko nur estas duona. Se la laboristoj ĉiam starigus ĉe strikoj la postulon pri redungo de ĉiuj laboristoj kaj pri pago de la striktagoj, tiam post venka batalo la fruktoj estus pli belaj ol nun. La minista subten- kaj defendokomitato en Kolorado elspezis la lastajn cendojn. Miloj da ministaj familioj estis devigataj ekzisti per semajna porcio el kelkaj funtoj da faboj aŭ terpomoj kaj malgrandegaj kvantoj da graso kaj faruno. Krom tio estas multaj okazoj da malsano, kaj la kuracistoj rifuzas helpon, se oni ne tuj pagas ilin. La domposedantoj postulas la lupagon, kies paglimoj jam estas transpaŝitaj, tiel ke baldaŭ okazos elpelo de centoj el la loĝejoj. Tri ministoj troviĝas ankoraŭ en malliberejo sen formulita akuzo. 22 akuzitaj ministoj estos juĝataj dum la venontaj monatoj, kaj mankas la monrimedoj por havigi advokatojn al ili.

Ĵus kiam estis finita la striko en Kolorado, ekbatalis la karbministoj en Pensilvanio, Ohajo kaj Okcidenta Virĝinio. Ankaŭ tie la entreprenistoj volas malaltigi la vivnivelon de la laboristoj, ne leĝigi la organizojn kaj ĝenerale senrajtigi la Laboristaron. La minejposedantoj aplikas la plej brutajn rimedojn. Miloj da armitaj detektivoj kaj soldatoj estas direktataj kontraŭ la laboristoj. Strikantoj estas malbontraktataj, ĵetataj el siaj loĝejoj, arestataj. En Suda Ilinojso la minposedantoj cedis kaj faris novan kontrakton kun la laboristoj, kaj ĉirkaŭ 2000 laboristoj eklaboris. Sed en aliaj partoj de la strikregiono ankoraŭ batalas ĉ. 150 000 ministoj.

Brazilio

Post akcepto de la eksternorma leĝo kontraŭ la organizita Laboristaro ĉiuj laboristaj rajtoj estas nuligitaj. Ĉiu agitado estas malpermesita, kaj la sindikatoj kaj agemaj K-doj elliveritaj al la polica arbitro. La suspektatoj estas arestataj aŭ deportataj. En la malliberejo de Santos troviĝas multnombraj proletaj batalantoj. La organizoj kaj la helpkomitato por la arestitoj solaj ne estas sufiĉe fortaj por efike kontraŭi la reakcion. La braziliaj laborist-organizoj tial esperas helpon de la eŭropaj fratoj. Ili proponas bojkoton de braziliaj produktoj.

Ĉilio

La polico eltrovis loĝejon, kie kaŝe estis presata anarkista gazeto. La ĉeestantaj K-doj estis transportataj al la ĝendarmejo kaj turmentataj. La presilo estis konfiskata. La polico ankaŭ enpenetris la sidejon de la Lab. Federacio Regiona Ĉilia, havigis al si membrolistojn kaj laŭ ili arestis K-dojn. Al la arestitoj oni aljuĝas komploton kontraŭ la militista diktatoreco, por ebligi proceson. Gazet-, kunven- kaj koalicilibereco estas nuligitaj en Ĉilio. La personoj juĝataj kiel «danĝeraj por la ŝtato» estas ekzilataj al la insuloj Paskuas kaj Mas-Afuera en la Pacifika Oceano. Multaj politikaj rifuĝantoj troviĝas en Argentino, de kie estas direktata buŝa kaj skriba propagando kontraŭ la Ĉilia diktatoreco.

Laŭ esp. gazetservo de ILA (Berlina Internacio).

★

EL PORTUGALIO

La reakcio pli kaj pli fortiĝas. La registaro disvastigas la famon, ke ĉiuj deportitoj kaj politikaj kontraŭuloj ricevos la permeson de reveno. Sed estas nur politika manovro. Same antaŭ kelkaj monatoj la registaro deklaris, ke ĝi malkonfiskos la ejojn de la laboristaj organizoj fermitajn antaŭe de la polico. Fakte ankoraŭ la organizoj estas dekrete malpermesitaj kaj la ejoj fermitaj. K-do Silva Campos, la ĉefredaktoro de la nun konfiskita ĉiutaga sindikalista ĵurnalo «A Batalha», J. de Souza k. a. K-doj estis deportataj al Timor. Dum la transporto ili venis al Porto, kie la malliberuloj tri tagojn estis lasataj sen nutraĵo. La «vartisto» ricevis la komision doni al ili nur salitajn fiŝojn, sed ne akvon. Tiaj inkviziciaj rimedoj estas uzataj flanke de la militarista diktatoreco kontraŭ ĝiaj kontraŭuloj.

Laŭ esp. gazetservo de ILA (Berlina Internacio).

[REKLAMO p.3] Fundamenta Krestomatio — Ekzercoj, fabeloj kaj legendoj, rakontoj, el la vivo kaj sciencoj, artikoloj pri esperanto, poezioj. Unu volumo in-16, 460-paĝa (10-a eld.). Prezo: 2.50 mk. g. — La libro de ĉiuj oni povus nomi la Fundamentan Krestomation. Post Fundamento de Esperanto ĝi estas la verko la plej grava, kiun ĉiu esperantisto devas koni. D-ro Zamenhof tiris mem el siaj verkoj, kaj el la verkoj de la plej bonaj esperantistaj verkistoj, ĉiujn artikolojn, kiuj estas en ĝi. La libro enhavas ĉarmoplenajn legendojn, interesajn rakontojn, anekdotojn, lingvajn kaj sciencajn artikolojn, ktp. Fine belegan kolekton da 70 poezioj, el niaj plej lertaj esperantistaj poetoj. Ĉio estas zorge gradigita, kio faciligas ĝian akiron al la novaj esperantistoj. Havebla ĉe Administracio de SAT.

— pàgina 4 —

314 — SENNACIULO

PARIZO KAJ LA PARIZANOJ

II

«Kiom trankvila li estas!» diris mirigite infano al sia kamaradeto pri mi, kiam ni sidis kune en herbejo dum ekskurseto. Mi pensis, kiom tiu knabo estus mirinta, se li estus renkontinta je mia loko loĝanton el Sovetio. Verŝajne li ne estus trovinta vorton por esprimi tiun gradon de «trankvileco»… Efektive la pariza loĝantaro posedas tiun temperamenton, kiun oni kutimas nomi sangvina¹). La meznorma parizano estas facile ekscitebla, vigla, vivega, moviĝema, korpe elasta kaj gracia, anime — facilanima, facile impresema, serena kaj gajema. La anima ekvilibra subtono estas sereneco, kiu ofte kreskas ĝis petolema, ŝercema gajeco. La intelektaj ecoj de l’ parizano tre forte bridas kaj kulturas tiun gajecon, kaj en la sfero de l’ racio ni trovas tiun gajecon transformiĝantan en la emon maliceti, moketi, mistifiki. Verŝajne estas la skeptikemo en lia karaktero, kiu speciale surstampas al li tiujn ecojn, kiujn oni renkontas en ĉiuj nuancoj kaj intermiksiĝoj. La skeptikemo sendube okupis la parizanon kun la progresanta kulturigo de la racio kaj de l’ raciismo. Mi ofte pensis, kiaj kondiĉoj povus esti kaŭzintaj la evoluon de tiu ekstrema raciismo en la francia loĝantaro, kiun ni tute maltrovas sur la alia flanko de l’ Rejnrivero, kie la sentoj ludas tute alian rolon kombine kun la racio. Bedaŭrinde estas senutila mia serĉado pri la origino de tiuj ecoj, ĉar mankas al mi la necesaj dokumentoj etnografiaj, biologiaj, historiaj. Oni povus diri, ke la romana kulturperiodo pli forte postefikis en Gallio (nuna Francio). Sed tio ne povus esti la sola kaj decida motivo. Eble la cito de faktoj viditaj kaj observitaj de mi permesos kelkajn konkludojn kaj eĉ antaŭvidojn. Mi provos komenti ilin laŭ miaj impresoj. Mi apogas min precipe sur la infana medio, ĉar la infanoj montras sin plej senafektaj kaj malkaŝaj, kaj mi povos facile kompari ilin kun samaĝuloj alilande, kies kutimojn kaj vivformojn mi bone konas.

En iu parko mi vidis ludantaron da infanoj sub la gardado de instruisto. Estis tempo por kolektiĝi, kaj la instruisto signalfajfas. Tiam mi konstatis, ke nur tre hezite kaj malrapideme la infanoj obeis kaj arigis sin. Duonŝerce ili spitis la instruiston. Mi konstatis, ke aŭtoritato preskaŭ ne ekzistis. Aŭdinte, ke en unu pariza lernklaso estas instruataj ĝis 60 lernantoj¹), mi ne plu miris pri tio. En tiu okazo nek la infano nek la instruisto kulpas, sed la ŝtato. Por resti ĉe tiu fakto, mi diru, ke la disciplino ne nur suferas pro la pli pasia temperamento de l’ parizano kompare kun la loĝantaro de pli nordaj kaj orientaj regionoj, sed ankaŭ pro la pli granda manko da kolektivsento kaj ariĝemo. La parizano estas individuema, kaj tial mankas al li organizemo kaj organizkapablo. Tio ludas tre gravan rolon en la laborista movado. El la historio ni scias, kiom la pariza Laboristaro kapablas plenumi da heroaj, sinoferaj agoj dum ribelo kaj revolucio. Sed ni ankaŭ konstatas, ke mankas la malvarma revolucia disciplino, sur kiu sole povas bazi forta laborista organizo.

Dum proletaj manifestacioj mi observis la malbonan envican iradon de la partoprenantoj. Mi rimarkis, kiom malfacile estas, malgraŭ ĉiamaj admonoj, marŝigi discipline en vicoj la zorgat-infanojn de l’ proleta kooperativo aŭ la junpionirojn. Tio estas tre kontrasta al Germanio. Ankaŭ en kinoprezentadoj mi observis tiun maldisciplinecon, ke oni fumis malgraŭ kelkfoja malpermeso. En Germanio ja tute ne estus eble fumi en kino, ĉar la polico tuj enmiksiĝus…

Ĝenerale estas stranga afero rilate al la «malpermesoj». Se en Germanio oni trovas tabulon kun la surskribo «Vojo malpermesita» aŭ «Eniro malpermesita», oni scias, ke la malatento sekvigus severan monpunon aŭ aliajn malagrablaĵojn. En Parizo tiuj afiŝoj, ĉu de polica direkcio ĉu de iu publika institucio, absolute ne trovas ian atenton. Ŝajne ili nur estas pendigitaj pro iu ŝerca ideo. Fakte neniu zorgas pri ili. Kaj tiel oni trovas, ke la homoj, irante al subtera stacidomo, eniras prefere tie, kie troviĝas la vorto «Sortie» (Elirejo) kaj eliras tie, kie troviĝas la vorto «Entrée» (Enirejo). En stacidomo la homoj plezure trairis koridoron, sur kiu troviĝis la indiko: «Passage interdit» (Trairo malpermesita)!

Sendube tio estas tre karakteriza por la facilanimeco de l’ popolo kaj… por la malsevereco de l’ aŭtoritata burokratio (kiun lastan econ oni sentas tre agrable, venante el aliaj kondiĉoj).

Nubo.

¹) En la moroj tio trovas sian esprimon. Ekz. oni interkisas sin publike sur la strato, tute senĝene!

¹) Tio povus veki la imagon, ke ekzistas treege multaj infanoj en Parizo. Sed la kontraŭo estas vera. La plej multaj familioj ne havas pli ol unu aŭ du infanojn, multaj geedzoj estas seninfanaj (tion lastan mi rimarkis speciale ĉe la esperantistaj geedzoj).

Faktoj — Demandoj

Nova leĝo kontraŭlaborista en Svedio

La sveda parlamento akceptis kun malgranda plimulto kaj malgraŭ tre akra opozicio de la socialdemokratoj registaran proponon pri la deviga arbitracio (juĝdecido) en laborkonfliktoj. Unuafoje, depost longa tempo, la centraj kaj dekstraj partioj unuiĝis kontraŭ la laboristaj partioj. La nova leĝo ne koncernas la interes-konfliktojn, sed sole la malakordojn en interpretado de la kolektiv-kontraktoj, kiuj ekzistas inter laboristaj kaj mastraj sindikatoj. Ĝis tiam la laboristoj kiel la mastroj estis devigataj alvoki komercan tribunalon por solvi la ekzistantajn malkonsentojn. Sed la leĝaro ne antaŭvidis sankcion en okazo, kiam unu el la du partioj rifuzis sin klini antaŭ la tribunala juĝo. Oni tiam aplikis la strikon aŭ lokaŭton, por triumfigi sian vidpunkton. Tio nun estos neebla, kaj la malobeantoj estos punataj per altaj sankcioj. La novaĵo de la leĝo konsistas el tio, ke ne nur la sindikato estas kolektive respondeca antaŭ la leĝo, sed ankaŭ ĉiu membro individue. Specialaj «labor»-tribunaloj estos kreataj por certigi la aplikon de la leĝo.

Preskaŭ ĉiuj laboristaj sindikatoj havas hodiaŭ kolektiv-kontraktojn kun la mastraj sindikatoj, kaj la plej granda nombro da konfliktoj koncernas la malakordojn pri interpretado.

Elektado kaj virinoj en Britio

Per parlamenta decido de 29. marto la ĝenerala voĉdonrajto en Britio etendiĝas ankaŭ al la virinoj de la aĝo de 21 jaroj. Tiu decido, kiu plene egalrajtigas en la elektado la virinojn, signifas la enregistrigon de 5 200 000 da elektantinoj. La civitaninoj havos nombran plimulton de pli ol du milionoj da voĉoj. Estas notinde, ke la konservativa plimulto de l’ hodiaŭa brita parlamento decidiĝis por tiu paŝo, kiu donas la plenan voĉdonrajton al la virinoj. Oni povas antaŭvidi, ke sekve de tio la virinoj ankaŭ pli enpenetros la publikan vivon, okupante administrajn oficojn.

Respondu, K-doj el Sovetio!

Laŭ franclingvaj gazetoj, kiuj sin apogas sur «Izvestija», oni konsumis en Sovetio dum 1923/24 — 96 000 hektolitrojn da alkoholo, en 1924/25 — 480 000 hektolitrojn, en 1926/27 — 3 600 000 hektolitrojn. Laŭ la konsumo de l’ kvin unuaj monatoj en 1928 oni atingos sume ĉi-jare 4 800 000 hektolitrojn. Ne entenita en tiuj ciferoj estas la produktado de la privataj brandfarantoj, kiun oni taksas je proks. 3 000 000 hektolitrojn. En 1927 la loĝantaro elspezis por alkoholaĵoj 1200 milionojn da rubloj. Laŭ enketo farita

— pàgina 5 —

SENNACIULO — 315

en du lernejoj pri 3420 gelernantoj 8-ĝis 16-jaraj 15% de l’ knaboj, 14% de l’ knabinoj regule ebriigas sin; kromaj 14% de la knaboj trinkas multe, ne ebriigante sin. 34% de la knaboj nur trinkas alkoholaĵojn, 66% bieron kaj vinon. 8% de la knabinoj trinkas brandon, 92% bieron kaj vinon. Nur 11% de l’ infanoj ignoras la guston mem de l’ brando. Al la demando: Kie vi trinkas? 40% de la gelernantoj respondis: ĉe amikoj, kaj 60%: hejme.

★

La kamparana vivo en Estonio

Se oni komparas la vivon de l’ kamparano kun la antaŭmilita, tiam tuj evidentiĝas diferenco. Neniam ne nur laboristoj vivis tiel mizere kiel hodiaŭ, sed ankaŭ la kamparano baraktis tiom en malvasteco. Neniam la kamparano estis tiel forte sub la influo de l’ bankoj kiel nun. Ŝajnas, ke sen bankoj ne estas eble vivi. Se estas necesa iu malgranda reformo en la bieno, se temas pri aĉeto de iu maŝino plej simpla, oni bezonas bankon. Se la kamparano bezonas kemian sterkon, la banko «subtenas». Kaj ĉiujaraj reformoj estas necesegaj, ĉar la kamparano produktas por la mondmerkato. Tiu ĉi lasta estas tre postulema por la estonia kamparano. Li ne nur devas reformi sian kampon, sed ankaŭ labori 18 horojn tage. Malgraŭ tio la kampo rekompencas malbone, ĉar la kampnivelo estas malbona por konkuro sur la mondmerkato. Pro tiu kaŭzo la kamparano pli kaj pli ŝarĝiĝas per ŝuldoj. Aliflanke li estas troŝarĝita per la impostoj.

Interese estas rimarki, kiel sanigas sin la grandburĝaro, sub kies influo estas la kamparanara plimulto, kaj en kies poŝojn migras la laborgajno de l’ kamparano. Tiuj ĉi sumoj estas eventuale tiel grandaj, ke la burĝaro mem devas serĉi vojon, kiel ŝovi en poŝojn la sumojn. Trafa ekzemplo estas dekmiloj da kronoj restantaj en kontrolkomisiono por eksporto de butero kaj porkaĵo (eksportata precipe Anglion). Antaŭe je la kamparana mizero estis kulpaj nur la urblaboristoj, kiuj estas «mallaboremaj» laborantaj ok horojn tage; sed nun ankaŭ la ŝtata geoficistaro kaj geinstruistaro kulpas, kiuj laŭ la aserto de la burĝaro ricevas gigantan salajron, kvankam ilia salajro fakte estas mizera kompare kun la vivkosto kaj alilandaj koncernaj salajroj. Kaj la naiva kamparano kredas tion, ĉar la klarigo estas malpermesata, kvankam laŭ la leĝo ekzistas parollibero.

10 438.

★

TAGO EL MIA VIVO

Je la 6.30-a horo matene, en malvarmo kaj mallumo de vintro, mi eklumigis kandelon, malsupreniris ŝtuparon kaj metis akvon por teo kaj lardo sur gaskuirilo por mia matenmanĝo. Ankaŭ mi fajron ekflamigis. Kelkajn tagojn mi malsanetis, kaj tial mi estis tentata sidiĝi apud fajro. La malvarmo tremigis min, kaj la fajro plaĉis al mi. Tamen mi devos laboradi, aŭ mankos salajro en semajnfino. Kaj ĉar mia salajro jam estas malalta, mi ne povas ŝpari sufiĉe da mono por okazoj de malsano. Tiel mi foriris en malvarmega vento kaj fine alvenis ĉe la laborejo kaj forveturis kun aliaj laboristaj K-doj je 7.30-a horo al nova konstruota malsanejo. Ĉar la konstruo estis sentegmenta, mi kaj miaj K-doj devis laboradi neŝirmate kontraŭ la vetero. Kruela vento ŝajnis kvazaŭ tratranĉi min. Ĉiu minuto aperis al mi kiel horo, kaj ĉiu horo eterneco. Sed mi ne povis sidiĝi aŭ ripozi, mi devis laboradi. La ekpenso pri salajrmanko je la pagtago (semajnfine) ekagis kiel instigilo. Feliĉe je tagmezo mi trinkis varmegan teon, sed ne povis manĝi mian malvarman viandbulkon. Je la 13-a rekomenciĝis mia mizero, kaj en la daŭro de la posttagmezo mi devis supreniri altan ŝtupetaron. Supreninte ioman distancon, mi estis sensentigita pro malvarmego. Kaj kapturniĝante mi ekfalis. Vane mi penis reteni min ĉe la ŝtupetaro. Teren surfalante mi ekpensis: ĉu mi malkapabliĝos aŭ ĉu mi ankoraŭ povos laboradi por tiuj hejme, miaj edzino kaj geinfanoj? Bonhazarde mi nur skuiĝis. Kaj post mallonga ripozo (por ne perdi tro da labortempo) mi rekomencis la laboradon. Ĝis 17.30-a horo, plimalbonigita per la falo, mia turmento daŭris. Mia kapo doloris. Ĉiu korpmovo estis turmentego. Miaj piedoj estis kvazaŭ plumbo, kaj miaj okuloj brulis. Kiom mi ĝojis, kiam mi reveninte hejmen post varmega trinkaĵo tuj povis enlitiĝi! Kaj mi ĝojis, ke la salajro restos seninterrompa, kaj al edzino kaj infanoj nenio mankos je la pagtago. Mi trankvile ekdormis.

Tia estas mia laborista vivo en kapitalista Britio. Mi laboras kiel lignaĵisto en domkonstruado. Mia labortago daŭras 9 horojn kaj 4½ horojn sabate. Mi ricevas salajron de 60 ŝilingoj semajne. Mi pagas kiel domluprezon 15 ŝilingojn semajne.

William Cowan (10 085).

La sklaveco de la virino

Depost kiam la homaro ekzistas, la virino estas la sklavino de l’ viro. Estas nature pensi, ke niaj prauloj kondutis kiel rabobestoj, en la tempo, kiam ili estis armitaj per dentegoj, ungegoj kaj kovritaj per haroj, por diri, kiam ili estis ankoraŭ trionsimioj. La virinoj por ili estis nur rabaĵoj, por kiuj ili interbatalis per silikoj. Ĉe la plimulto de la hodiaŭaj primitivuloj la virino estas konsiderata kiel ŝarĝobesto. Ŝia sorto ne diferencas ĉe ni. La praviro perforte prenis sian kunulinon. Ni kaptas la nian per ruzo, kiu konsistas el tio, lasi ignori ĉion pri la edziĝo kaj edzeca vivo. La praulo konsideris sian kunulinon kiel objekton, ni ŝin rigardas kiel posedaĵon. Li decidis pri ŝia vivo aŭ morto, ni same. Estas ĉiam la reĝimo de la perforto jam aplikita de niaj praŭloj — simiaj homoj.

Kaj tamen, niaj ungegoj kaj makzeloj malgrandiĝis, kaj nia kranio, larĝiĝis. Ĉar ni volas pensi kaj rezoni, estus necese akordigi niajn agojn kun nia racio kaj forlasi niajn kutimojn, kiuj devenas de la tempo, kiam ni posedis dentegojn kaj ungegojn. Nia tuta socia kaj seksa vivo estas bazita sur la tradicioj de la rabobestoj. Tio devas ĉesi! Bonanimuloj pensas, ke estas laŭrajte konservi la virinon en malsupera kondiĉo, ĉar ŝi estas la pli malforta. Tio ankaŭ montras la logikon de l’ rabuloj. Se hodiaŭ la virino estas iom pli delikata ol la viro, tio eble nur estas la rezulto de la laboro: li militis, ĉasis ktp., dum ŝi restis hejme, por servi la viron kaj naski infanojn.

Cetere, la forto aktuale ne plu sidas en la muskola potenco, sed en la cerbo. Laŭ la kodo oni tuj ekkonas, ke la viroj kreis la leĝaron. La leĝa povo de la edzo estas preskaŭ senlima kaj tiu de la edzino kvazaŭ nula. Por ke la amo povu naskiĝi kaj daŭri inter tiu mastro kaj sklavino, estas bezonaj esceptaj cirkonstancoj. Plej ofte ne estas amo, estas nur momentaj deziroj por interŝanĝo, aŭ eĉ pli grave: perforto unuflanke, rezigno aliflanke. — Por eviti tian staton de premado, la virino pli kaj pli serĉas forigi la protekt-helpadon de la viro kaj deziras vivi per sia propra laboro. Sed ankaŭ tie ŝi trovas la arogantulon, kiu por malaltaj salajroj laborigas ŝin. Por ne morti, multe da ili serĉas rifuĝon en la prostituado. Sed oni konas la konsekvencojn de tia vivaĉo. Ĉiam, kiam la virino intencas emancipiĝi, la viro kiel eble plej multe faras por kontraŭstari. La viro malestimas la virinon. Se li ŝajnas ĝentila al ŝi, estas nur por maski la sklavajn kondiĉojn, en kiuj li akre konservas ŝin. Sub la bela ŝajno ĉiam kaŝiĝas la kruela kaj kruda viro.

Tiu malŝato speguliĝas en la lingvo mem: parolante pri la homo, oni neniam mencias la virinojn. Religie, la afero estas ankoraŭ pli fantazia: La biblio diras, ke la virino ne havas animon. En

— pàgina 6 —

316 — SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

El la Redaktejo

Revigliĝis la alfluo de manuskriptoj, pli frue ankoraŭ ol atingis la Legantaron nia redakteja atentigo en n-o 193. Al la malrapidiĝo, la preskaŭa halto de l’ fluo sekvis denova impona alĵetiĝo de materialo. Malpli impona bedaŭrinde estas la plimultiĝo de la abonantoj, kiel avizas al ni la statistiko de la administranto. Ĝi ja montras al ni kiel al kuracisto la termometro la sanstaton de nia organo. Ĉu ni havas motivojn fari riproĉojn al ni pro malbontrakto al la Legantaro? Ĉu nia organo ne sufiĉe bone estas nutrata? Ĉu ĝia vizaĝo ne estas beligata per ilustraĵoj kaj ĝia tuta korpo flegata per bone komprenebla lingvaĵo kaj stilo?

Nur 5 semajnoj disigas nin de la jubilea numero, la 200-a. Ĉu tiu jubileo estos tago de pura ĝojo? Ĉu ni kun fiero povos diri, ke ni atingis la celon, kiun ni starigis al ni? Zorgu vi, legantoj, kiuj ŝatas vian gazeton, ke ĝia sfero de disvastiĝo larĝiĝu de tago al tago, ke ĝia abonantaro plinombriĝu, ĉar kun ĉiu nova abonanto kreskas ĝia influo kaj ĝia agokapablo. Zorgu vi, ke post 5 semajnoj ne miksiĝu acidaj gutoj en la pokalo de dolĉa ĝojo…

* * *

Ĉiam ankoraŭ kelkaj K-doj erarkomprenas la signifon kaj la karakteron de nia ĵurnalo. «S-ulo» ne povas anstataŭi ĉiutagan gazetaron! Ĝi ne apogas sin kiel ĉi tiuj sur la depeŝagentejoj; ĝi ne volas ripeti esperantlingve, kion same diras ĉiulingva gazetaro al la novaĵ-avidaj legantoj. Ĝi havas sian propran kvaliton, ĝian specialan karakteron, utiligante raportojn ricevitajn senpere dank’ al esperanto el ĉiuj landoj kaj terzonoj pri situacio, kondiĉoj kaj movado de la Laboristaro tutmonda. Fidinda, klarvida, faktojn objektive konsideranta raportantaro estas nia bazo kaj nia forto.

N. B.

TUTMONDA STATISTIKO

Legantoj de «S-ulo» eble memoras, ke ni publikigis antaŭ 20 monatoj (n-o 108, okt. 1926) alvokon de s-ro Dietterle pri tutmonda Statistiko. Kiel promesite, la statistikulo sendis al ni sian raporton, el kiu ni publikigas jenan resumon:

En proksimume 90 landoj, en pli ol 7000 lokoj de la mondo ekzistas sume 126 508 esp-istoj, pri kiuj ni havas fidindan scion. El ili 41 751 estas organizitaj en 1776 grupoj (inter ili 632 fakaj grupoj), el kiuj 693 posedas esp. bibliotekon. En la grupoj oni okazigis dum 1926 2531 kursojn, k sume laŭ la raportoj 12 014 kursojn. Krom tio ekzistas 16 920 izole vivantaj esp-istoj en lokoj, kie ne estas aŭ ne respondis grupo k 67 837 ekstergrupaj esp-istoj en lokoj, kie estas grupoj.

Pri tiu statistika bildo de la esp-a movado ni devas rimarkigi:

  1. Ke estas malfacile difini la esp-istecon de la statistikitoj. Ĉiu ja bone scias, ke en multaj grupoj estas anoj, kiuj nur pagas kotizon k apenaŭ povas balbuti: «Bonan tagon! kara samideano…», aŭ similan banalan frazon. Ĉu tiaj grupanoj vere estas esp-istoj? Kaj ĉu oni ankaŭ povas alte taksi la esp-istecon de la 67 837 ekstergrupaj personoj?

  2. Multaj esp-istoj apartenas al du, tri, kvar, eĉ kvin grupoj; aliaj estas anoj de ĉiuj internaciaj asocioj. Ĉu oni atentis pri tio en la statistiko?

Pli ĝustan k fidindan — sed malpli imponan — bildon pri la vivanteco de la esp-a movado liverus statistiko pri la nombro de abonantoj al esp-lingvaj gazetoj, pri la nombro de esp-lingvaj libroj aĉetitaj — k legitaj…

Ni ne kreu al ni iluziojn: la esp-a movado estas ankoraŭ tre malforta. Kaj ĝi restos tia, tiom longe, kiom granda plimulto da esp-istoj traktas sian aferon neserioze, diletante kvazaŭ ludaĵon aŭ akcesoraĵon…

Decas tamen mencii, ke s-ro Dietterle k lia helpantino-sekretariino, f-ino E. Wunderlich, plenumis laŭdinde tre grandan k pezan taskon.

E. L.

Por lumbildaro

Antaŭ kelka tempo mi alvokis pristudi proponon pri kreo de lumbildserio laŭ la Malgranda Terbiblio de SAT. Oni povus plibonigi la aferon, se la K-doj kolektus rasajn bildojn k sendus al la Estraro de SAT. Ekz. per fotoj pri antikvaj egiptaj aŭ grekaj skribaĵoj estus eble pruvi, ke ĉiu lingvo estas artefarita. Tiel oni povus krei belegan lumbildaron, kaj la Malgranda Terbiblio povus esti la tekstlibro por la klarigoj.

(8384)

Elektoj en la Akademion

Okazis lastatempe nova balotado por elekti Akademianojn. Estas elektitaj:

S-roj Grosjean-Maupin . . . 85 voĉoj „ Cart . . . . . . . 82 „ „ Corret . . . . . . 67 „ „ Collinson . . . . . 65 „ „ de Lengyel . . . . . 63 „ „ Belmont . . . . . 46 „

Al ĉiuj Soveti-anoj!

Monon por la Adm. de SAT, ne sendu al Leipzig, sed al nia bankkonto ĉe C. K. de SEU en Moskvo. Niaj bankoj ne akceptas sovetian monon. — Adm.

la ĉefaj katedraloj ŝi ne rajtas sidi en la mezo, nur ĉe la flankoj. Depost la socia origino la viro ĉion faris por malebligi ŝian instruiĝon. Ĉar sklavo, kiu instruiĝas, fariĝas malbona sklavo! La edukado de la junulino estas edukado de servistino. Oni lasas ŝin inter la kaseroloj kaj kudraĵoj. Oni malspritigas ŝian cerbon per stulte naivaj legaĵoj. Oni malnobligas ŝian karakteron per obeema kutimo. Oni kredigas al ŝi, ke estas honto ami lojale junulon kaj fariĝi patrino aliel ol per la homa leĝo. Sed oni diras al ŝi, ke estas tute nature, edziniĝi kun maljunulo, kondiĉe ke li estu moŝta sinjoro. La kristanismo pensas pri ŝi, ke ŝi estas malpurulino. Tial ŝi estas rifuĝejo por ĉiuj antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj. Ŝi konservis sklavajn kutimojn kaj gustojn: por nova robo aŭ ajn donaco ŝi afabliĝas. Kiel la sovaĝuloj ŝi portas senutilajn ornamaĵojn, ringojn kaj juvelojn. Ŝi ornamas sin per kolĉenetoj, braceletoj, amuletoj, portas plumojn sur la kapo, kiel la sovaĝuloj kaj niaj generaloj. Ŝi traboras la orelojn, por alkroĉi objektojn. Jam estas venko, ke ŝi perdis la kutimon meti ringon tra la nazo aŭ la lipoj! Ŝi portas ŝuojn, kiuj ne taŭgas por marŝi. Sed la vanteco estas pli forta ol la inteligenteco.

Tio devas ĉesi. Ŝi devas scii, ke ŝi ne estas ludilo, nek servistino nek aĉeteblaĵo. La libera virino estas revolucio en la mondo, kies konsekvencoj estas netakseblaj. Estas la fino de la religio, ĉar ŝi tenas per tio la viron kaj la infanojn. Estas la fino de la militoj, kiuj mortigas la edzon, amanton kaj infanojn. Estas la fino de la prostituo kaj diboĉado, la fino de la perforto kaj alveno de la bonfaremo. Tiam la virino estos nia bona kunulino en bonaj kaj malfavoraj tagoj.

Nova epoko de la homaro leviĝas kun la libera virino.

Marceau (7767) Parizo.

[REKLAMO p.6] SENNACIECA REVUO. La junia kajero aperis! LITERATURA SERIO. ENHAVO: S. P. Filippova: En malliberejo. Vers. — Dimitrij K.: Letero el la malliberejo. Trad. el bulg. Stebek. — 5241: Larmojn forgesu, patrin’! Vers. — William Morris: Leciono de reĝo. Trad. Materiero. Vsevolod Ivanov: Propagando. Fragmento el «Kirasa vagonaro n-o 14—19.» Elrusigis 5221. — Anatole France: La virinoj pri kristanismo. Trad. E. L. Havigu al vi tiun ĉi interesan kajeron! Mendu senprokraste ĉe Administrejo de SAT, R. Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27

— pàgina 7 —

SENNACIULO — 317

INTER NI

— Vi ofte diras, ke la SAT-anoj devas esti homoj, celantaj enkonduki racion en sia mondpercepto. Bedaŭrinde mi konas multe da K-doj, kiuj multrilate agas tute neracie. Ili manĝas viandon, trinkas alkoholaĵojn, fumadas kaj vestas sin laŭ tute netaŭga maniero. Ili malliberige difektas siajn piedojn per ŝuoj multkostaj; ili tenas sian kolon per malmola ŝtofa ringo, kiu malhelpas ilin spiradi libere; ili kovras sian kapon per ridindaj kaj karaj vestoj, kiuj nur havigas al ili kalvon…

Ĉu tio estas racia? Ĉu tio estas SAT-aninda?…

— Nu, kian praktikan konkludon vi intencas doni al via parolo? Ĉu vi intencas proponi, ke nur vegetarano, nefumanto, nudpiedulo kaj similaj raciemuloj povu aliĝi al SAT? Se jes, ni devos eksigi almenaŭ 95 pocentojn el niaj membroj…

Kaj ĉu vi estas certa, ke se ne plu troviĝus en SAT «kadavromanĝantoj», regus plena interkonsento inter la restantoj? Ĉu ne ekzistas inter vegetaranoj diversaj malkonsentoj? Ĉu la krud-manĝantoj ne riproĉas al la kuir-manĝantoj ilian… malraciecon? Kaj kial rekomendi nur la senŝuecon kaj senĉapelecon? Ekzistas ja sektoj el kompletaj nuduloj. Se estas racie iri nudpiede, certe la senvestuloj posedas pli altan gradon da racieco…

Ni ja devas penadi ĉiam agi racie. Sed ni ne faru el la racio dion. Ni ne imitu la francajn revoluciulojn, kiuj, en 1793, starigis kulton al la diino Racio. Ornamante racion per mistika aŭreolo, ili agis ne racie sed religiece…

Pri multaj punktoj en la politika kaj socia vivo ne ekzistas absoluta certeco. Ne estas definitive pruvite, ke manĝado de viando estas malracia. Kaj se la homoj militus iuj kontraŭ aliujn por provizi sin per viando, t. e. se la venkinto manĝus la venkiton, oni ne povus prave diri, ke la milito estas malracia…

La simpla saĝo rekomendas al ni toleremon. Se anarkistoj, komunistoj, sindikatistoj kaj socialistoj povas kunlabori en SAT, ni ankaŭ ebligu al viandomanĝantoj kaj vegetaranoj diversspecaj kunagadi por enplanti en la socia vivo la ĝeneralan uzadon de esperanto…

E. L.

Korekto en korekto. Eĉ en la korekto mem (n-o 194, pĝ. 307, 3-a kol. linio 4 de malsupre) enfuŝiĝis la preserardiablo, malklarigante la klarigon. Legu: «Oni povas interesigi, t. e. fari kurson interesa (ne -an)…» En la sama n-o korektu pĝ. 308, 3-a kol., linio 7 de supre: «konvinkiĝas (anst. konvinkas); pĝ. 309, 1-a kol., linio 22 de supre: religio (anst. religioj).

[BILDO p.7 | 34,8,63,14] Desegnaĵo: malfermita libro kun plumo, ornama kaplinio de la rubriko.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Dr. Samenhofs Taschenwörterbuch Deutsch-Esperanto und Esperanto-Deutsch. Eld. Rud. Mosse, Berlin, Esp-Abteilung. Kvara eldono tute nove prilaborita de Prof. P. Christaller k. Instruisto H. Böbs. 120 pĝ. Forta bindaĵo (kalikota). Poŝformato. Prezo nemontrita. — Tiu vortaro estis iam redaktata de D-ro Zamenhof mem k estis multe uzata, precipe de komencantoj. Ankaŭ tiu ĉi pliarĝigita eldono celas servi precipe al komencantoj. Sed la vortaro estas tiel riĉenhava, ke ĝi utilos ankaŭ al longjaraj esp-istoj. Per signoklarigoj oni trovas, ĉu iu vorto estas oficiala aŭ de kiu aŭtoro ĝi estas uzita. La aranĝo tre klara. Ĝia praktika formato k la modesta paĝamplekso ebligas ĝin porti ĉiam k ĉie en la jako.

N. B.

Gvidfolio pri Norderney. Eldonita de la banloka direkcio sub aŭspicioj de UEA, turisma servo. 16-paĝa plaĉe prezentita gvidlibreto kun bildoj kaj prezaro por la restado en tiu burĝa luksbanloko sur la Norda maro. Tre taŭga por propagandaj celoj.

Graz 1928. 800-jar-festo. Jubileaj Ekspozicioj. Jubilea Foiro. Ilustrita prospekto kun belaj ilustraĵoj de la ĉarme lokita urbo k programo pri la ekspozicioj, muzikfestoj, solenaĵoj k foiraranĝoj okazontaj de 23. junio ĝis 31. aŭgusto k de 29. sept. ĝis 31. okt. 1928.

Supplément Commercial à L’Esperanto en dix leçons suivi d’un Précis de Sténographie par Em. Robert, 5 rue Ravignan, Paris 18. Prezo 1.50 f. fr. (inkl. afranko). 32 pĝ. Aldono al Esp. Kurso en 10 lecionoj por komercaj aferoj k stenografio (frazoj, vortoj, komerc-leteroj ktp.).

Libera Urbo Danzig. Ŝtatjura pozicio k ekonomia signifo de l’ Libera Urbo Danzig de D-ro H. Martin, trad. Rob. Kreuz. Eld. Danziger Verlagsges. m. b. H., Danzig. 32 pĝ. Broŝ. Form. 10×16½ cm. Havebla kontraŭ afranko de K-do Kurt Klaps, Karpfenseigen, 12, Danzig. Sur bela papero presita kun tre belaj ilustraĵoj k teksto pri la historio, la ekonomia k politika signifo de Danzig.

Nova ŝlosilo de esp-o por svedlingvanoj. Prezo 0.10 sved. kr. Formato k enhavo kiel ĉe la alilingvaj ŝlosiloj. Kun tiu (sepa) eldono estas presitaj sume 80 000 svedlingvaj ŝlosiloj, rimarkinda kvanto por negranda lando. La adreso de la Sveda Lab. Esp. Asocio estas entenita. La ŝlosilo estas havebla ĉe Eldona Societo Esperanto, poŝtfako 698, Stockholm 1.

Poŝtkartoj de D-ro Zamenhof k s-ro Ĉe. Eld. Eldona Societo Esperanto, Stockholm 1, poŝtfako 698. Prezo 1.5 svis. fk. por 10 pecoj. La profito estas uzata por la propagando de s-ro Ĉe en Svedio. La du kartoj estas tre belarte presitaj.

Sir H. Rider Haggard, Luno de Izrael. Rakonto pri la Eliro. Trad. Edward S. Payson k Montagu C. Butler. Eld. The Esperanto Publishing Comp. Ltd., 142, High Holborn, London W. C. 1. Form 12×18 cm. 220 paĝoj. Prezoj: broŝ. 3 ŝ. 6 p. (afr. 4 p.); bind. 5 ŝ. (afr. 5 p.).

Violets Schulhefte der Handelskorrespondenz. Esperanto. 500 komercaj frazoj de Rob. Kreuz. Eld. W. Violet, Stuttgart. Form. 12½×18, broŝ. Prezo 1 svis. fk. — La eldonejo Violet, kiu jam kelkfoje montris sian favoron al nia lingvo, aperigis per tiu ĉi eldono praktikan libreton por komerclernantoj, por studo en kursoj k hejme. Ekzistas por kelkaj naciaj lingvoj paraleleldonoj, kiuj estas samtempe uzeblaj kun la esp. eldono. La frazoj estas ĝenerale bone verkitaj. Ni notis tamen kiel erarojn: pĝ. 29 — komenci (anst. «komenciĝi») k «mado» (germanismo) anst. akaro.

N. B.

Internacia Transportlaborista Federacio (I. T. F., Vondelstraat 61, Amsterdamo) eldonis 5 raportojn prezentatajn per la Federacio al la XI-a kunveno de la Intern. Labor-Konferenco en Ĝenevo. La temoj estas: Projekto al intern. reguligoj k konvencioj por protekto de la havenlaboristoj; Antaŭgardo je akcidentoj k malsanoj en motor-transportoj; Limigo de la pezo de port-ŝarĝoj; La danĝeroj de la unuhomaj lokomotivoj k motorveturiloj; La antaŭgardo je akcidentoj fervojaj per la aŭtomata kuplo. La raportoj estas tre ampleksaj broŝuroj, ĉar ili ĉiuj estas presitaj kvinlingve (ne en esp-o).

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

FRANCIO. Toulouse. La ĉi tie dum pentekosto okazinta 25-a Nacia Kongreso Socialista voĉdonis pri rezolucio poresp-a, ke ĝi estu transsendata al la parti-estraro por pristudo de la disvastiĝo de esp-o. — PORTUGALIO. Lisbono. En lab. esp. societo «Nova Vojo» komenciĝis 1. 5. kurso kun 25 partoprenantoj, kiun gvidas K-do Carmo (8021) laŭ «Petro». — SOVETIO. Groznij. La ĉi tiea nove instalita radio-stacio raportas ankaŭ en esp-o k intencas aranĝi esp. kurson. Proks. 1. julio okazos radio-ekspozicio, por kiu ni bezonas materialon. — Radio-stacio. — Krivoj-Rog. De 22.—26. majo okazis ĉi tie 7. profsindikata kongreso (temas pri grava minregiona distrikto), por kiu ni ricevis kelkajn esp. leterojn de lab. esp. organizoj el eksterlando. La prezid. K-do Rajuŝkin diris: «Krom tio, ke ni priservas nian membraron, ni ankaŭ havas interligon dank’ al nia esp.-kancelario kun eksterlandaj laboristoj, kion pruvas la multaj salutleteroj ricevitaj en esp-o, presitaj en la hodiaŭa n-o de ‘Krasnij Gornjak’.» K-do Rejtman sub tondraj aplaŭdoj laŭtlegis la leterojn nome de la loka esp. grupo. Tio okazis ĉiutage. Ankaŭ ekspozicio estis aranĝata. Por nia distrikto tiu okazo havis gravan signifon. — M. R.

PRIKONGRESAJ PROPONOJ

Propono 2

La jara kotizo de SAT estu plialtigata ĝis meze 2½ germ. markoj.

En «S-ulo» jam estas dirite, ke la nuna kotizo proksimume egalas la kostojn de la Jarlibro. Restas do preskaŭ neniom por administraj elspezoj, salajro de oficistoj ktp. Ĉi tiuj estas nun pagataj per la mono, kiu estas ricevata por la vendataj libroj, do per la kapitalo, kiu devus esti uzata por eldoni novajn librojn. Ĉi tiu stato ne povas resti. Eĉ eventuala perdo da membroj estus malpli malbona ol daŭrigo de la nuna financa malsano de nia asocio.

670, 1839, 1940, 4877 en Enschede.

La «Fundamento de Esperanto»¹) devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝo de la vojo de unueco.

L. L. Zamenhof.

¹) Mendebla ĉe nia Administrejo.

— pàgina 8 —

318 — SENNACIULO

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»:

Rada (Konsiliĝo), Lvov, 30. 5., Usona lab. situac. (188.)

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Daily Herald, London, 8. 6.; Der Deutsche Eisenbahner, Berlin, 3. 6. (kurso); Freie Sportwoche, Leipzig, 4. 6.

Pri SAT-kongreso enpresis:

La Fervojisto, Zagreb, majo.

Peresper. leteron aperigis:

Krasnoje Znamja, Krasnodar, 5. 5.

NIA POSTO

10 504. — Ni povus publikigi vian noton nur kiel pagitan anoncon.

4691. — Via manuskripto estas ricevita de ni; ni uzos ĝin okaze por «SR».

est. — Ni ricevis vian grandan versaĵon, sed ne scias, ĉu k kiam ni povos presigi ĝin, ĉar ni jam posedas tre multajn poemojn, k la via bezonas prilaboron.

7151. — Ni ne memoras pri via manuskripto. Prefere vi senpere korespondu kun K-do 7113 pri la afero. Kiel memstaran artikolon ni ne trovas sufiĉe taŭga vian Seipel-ajon por «S-ulo». Tamen la entenataj informoj povos servi al ni en alia okazo.

Red.

1933. — Via raporto estis bonvena. Ni ŝatos ankaŭ estonte vian kunlaboradon.

3409. — Se ni enmetus vian artikolon, ni estus superŝutataj per refutoj de «opoziciuloj», kiuj ne deziras presliberecon por la burĝaro, sed por si.

227. — Tempo absolute mankas, por ke mi povu legi vian tradukon; sendu ĝin al Lit. Komisiono (Odessa).

E. L.

5432. — La vico de via «Tago» venos en la proksima n-o.

7569. — Via sciigo jam aperis delonge en la ĉiutagaj gazetoj. Komprenu, ke tiaspecaj sciigoj absolute ne taŭgas por «S-ulo».

2821. — Tro malfrue alvenis via «Protesto» por aperi en ĉi tiu n-o; ĝi aperos en la venonta.

Por sin perfektigi en esperanto

ankoraŭ jenaj miaj gelernantoj serĉas korespondantojn el ĉ. l., L, PI, PK, pri gelaborula vivo, stato, laboro, politikaj k sociaj demandoj ktp.:

  1. K-do Artemjev Leo (29-jara, lignajisto), USSR, Samara, Krestjanskaja 91, kv. 2.
  2. K-dino Petriŝĉeva Nina (20-jara, oficistino), Samara, Torgovaja, 41, kv. 51.
  3. K-dino Iskvarina Taja (20-jara, fervojistino), Samara, Nekrasovskaja 137, kv. 32.
  4. K-do Mironov Viktor (21-jara, laboristo), Samara, Krasnoarmejskaja 78, kv. 2.
  5. K-do Voinov Veniamin (39-jara, lab.), Samara, Uralskaja 86, kv. 2.
  6. K-dino Pleŝakova Ŝura (20-jara, anino de dramrondeto), Samara, Nekrasovskaja 137, kv. 36.
  7. K-dino Stabrovskaja Ŝura (19-jara, fervojistino), Samara, Krasnoarmejskaja, dom Ĉeliŝeva, III pod’ezd, II etaj, komnata 208.
  8. K-dino Mironova Tonja (19-jara, lern.), Samara, Vilonovskaja 112.
  9. K-dino Kosigina Lola (19-jara, skribmaŝinistino), Samara, Nekrasovskaja 137, kv. 11.
  10. K-do Afanasjev Nikolao (23-jara, fervojisto), Samara, Vilonovskaja 110, kv. 5.
  11. K-dino Anoŝkina Aleksandro (28-jara, hejmmastrumantino), Samara, Sadovaja 166, kv. 1.
  12. K-dino Pimenova Tonja (19-jara, oficistino), Samara, Orenburgskaja 74, kv. 2.
  13. K-dino Hrabrova Tamara (18-jara, lernantino), Samara, Sadovaja 206, kv. 3.
  14. K-dino Nikitina (22-jara, librotenistino), Samara, Vokzal, hoz.-mat. otdel.

(Daŭrigota — Vidu duan liston)

Ili komencas progresigan kurson. Kamaradece mi petas helpi ilin per korespondado, por praktike perfektiĝi en esp-o. Respondo estas garantiata. Se iu okaze ne ricevus iam respondon, bonvolu vin turni al kontrolanto: K-do Jefremov, Samara, strato de Leo Tolstoj 102, kv. 2.

Sennaciece B. Jeleznjakov (5583).

[REKLAMO p.8] Gek-doj el ĉiuj landoj! En aŭgusto ni intencas aranĝi propagand- k varbsemajnon kun ekspozicio. Por tio nia juna grupo ne posedas materialon. Tial ni petas ĉiujn alilandajn gek-dojn kaj esp. grupojn, sendi al ni PK, PI aŭ letersalutojn, por ke ni povu pruvi, ke esperanto ekzistas en ĉiuj landoj. Ĉiu certe ricevos respondon. Skribu al adreso: Otto Hauschild, Zeitz (Thür.), Leipziger Str. 34 (Germanio). ★

Komuniko al la franciaj SAT-anoj

De nun nia Asocio havas sian propran ĉekkonton poŝtan: Sennacieca Asocio Tutmonda, 23 rue Boyer, Paris 20, compte de chèques postaux N-o 1234—22, Paris (sen ajna personnomo).

Por transsendi la kotizojn, abonojn, libromendojn ktp., ni konsilas al la franciaj membroj kaj perantoj uzi tiun ŝparan rimedon.

[REKLAMO p.8] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio. 150 paĝoj, formato 12×18 cm. Prezo 1 mk. g. Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27

[BILDO p.8 | 59,72,66,77] Nigra ronda figuro apud la titolo de la reklamo.

Ĉu vi multe ricevas por via semajna laboro?

JUNAJ LABORISTOJ

de ĉiuj landoj kaj de ĉiuj profesioj, respondu al junlaborista ĵurnalo «Juna Gvardio», USSR, Odessa, Puŝkinskaja 32, red. «Molodaja Gvardija», Esper. fako.

Nin interesas ekonomia situacio (buĝeto) de junaj laboristoj (aĝo ĝis 25 jaroj); ankaŭ la situacio de junlaboristoj-senlaboruloj.

Respondojn de ĉiuj ni dissendos al ĉiu partopreninto en nia enketo. — Skribu multnombre!

JUNAJ RUĜFRONTANOJ!

Junkomunistoj, junpioniroj!

Kunligiĝu per konstanta frata korespondado kun komjunulaj organizoj, junpioniraj taĉmentoj de Odessaj fabrikoj kaj entreprenoj.

Skribu viajn adresojn al redakcio de junkomunista ĵurnalo «Juna Gvardio», USSR, Odessa, Puŝkinskaja 32, Esper. fako. Red. «Molodaja Gvardija». Respondo estas garantiata, ĉar en redakcio estas speciala esperantisto-kunlaboranto. Dezirinda estas ankaŭ foto-interŝanĝo kun redakcia fotorondeto.

[REKLAMO p.8] ILUSTRITAJ AFIŜOJ pri proleta propagando (sindikata, koopera, helpa…), eldonitaj de ĉiulandaj organizoj, estas petataj por dekoracii nian Popoldomon. Ĉiu sendaĵo rekompencota nepre. Groupe Espérantiste Ouvrier, 5, rue du Réservoir, Orléans (Loiret), Francio.

ENHAVO:

paĝo En Sovetio plimultiĝas la pastroj, sed ne la religianoj . . . . . 311—12 Letero el Londono . . . . . . 312 El la sektoro 33 . . . . . . . 312—13 El Ameriko . . . . . . . . 313 El Portugalio . . . . . . . . 313 Parizo kaj la Parizanoj . . . . 314 Faktoj — Demandoj . . . . . . 314—15 La kamparana vivo en Estonio . . 315 Tago el mia vivo . . . . . . . 315 La sklaveco de la virino . . . . 315—16 Tra Esperantio . . . . . . . 316—18 Anoncoj . . . . . . . . . . 318

Abontarifo al Sennaciulo:

(La unua nombro montras jarabonon por membroj de SAT, la dua en krampoj montras la jarabonon por nemembroj. Ni ankaŭ akceptas ¼-jaran abonon.)

Argentino, pes. 5 (6); Aŭstrio, ŝil. 10 (12); Belgio, belgo 10 (12); Brazilio, milrejs. 15 (18); Britio, ŝil. 8 (9); Bulgario, lev. 200 (250); Ĉekoslovakio, kr. 50 (60); Danio, kr. 8 (10); Estonio, mk. 700 (800); Finnlando, mk. 70 (80); Francio, fr. 35 (40); Germanio, mk. 8 (9); Hispanio, pes. 10 (12); Hungario, peng. 8 (10); Italio, lir. 40 (45); Japanio, jen. 4 (5); Jugoslavio, din. 100 (120); Latvio, lat. 8 (10); Litovio, lid. 15 (20); Nederlando, guld. 5 (6); Norvegio, kr. 8 (9); Polio, zlot. 12 (15); Portugalio, esk. 35 (40); Rumanio, lej. 300 (350); Sovetio, rubl. 4 (4,50); Svedio, kr. 8 (9); Svisio, fr. 10 (12); Usono, dol. 2 (2,50). — Ponumera prezo estas: 0,20 mk. g. = 0,25 fr. svis.

Pagu prefere per ŝtataj monbiletoj en registrita letero. La germanianoj pagu al poŝtĉeka konto de la Administranto n-o 6835. La abono validas nur post pago kaj povas komenciĝi kun ĉiu numero.

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 196, 5 de juliol de 1928

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

Hans Hubalek Rothenburg o/T. Judeng. №29

4-a Jaro. N-o 196 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 5. Julio 1928

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

MAXIM GORKI PRI PROLETA VERKISTO

Post longa restado en Sorrento (Italio) M. Gorki, la tutmonde konata verkisto, revenis al Sovetio, kie li ĝojege estis akceptata de la laboristoj. Ili vidas en li eminentan reprezentanton de proleta literaturo. Pri tio Gorki respondis al la Literatura rondeto ĉe la profesi-teknika lernejo en Pokrovsk per letero, kiun ni iom mallongigite represas ĉi sube. Red.

Vi demandas: «Laŭ kiuj signoj oni povas difini efektive proletan verkiston?» Mi opinias, ke da tiaj signoj ekzistas multe. Al ili apartenas aktiva malamo de verkisto kontraŭ ĉio, kio jugas homon el-ekstere aŭ el-interne, kontraŭ ĉio, kio malhelpas liberan disvolvon kaj kreskon de hom-kapabloj; senindulga malamo kontraŭ maldiligentuloj, parazitoj, trivialuloj, malnobluloj kaj ĝenerale kontraŭ sentaŭguloj de ĉiuj aspektoj kaj specoj.

Estimo de verkisto al homo, kiel fonto de krea energio, kiel kreinto de ĉiuj objektoj, de ĉiuj mirakloj sur la tero, kiel batalanto kontraŭ elemento-fortoj de l’ naturo kaj aperiginto de nova, «dua» naturo, kreata per laborado de homo, per lia scienco kaj tekniko, por liberigi lin de senutila elspezo de korpaj fortoj, de elspezo neeviteble malsaĝa kaj cinika en kondiĉoj de klasa regno.

Poeziigo de la kolektiva laboro, kies celo estas kreo de novaj formoj en la vivo, de tiaj formoj, kiuj tute esceptas potencon de homo super homo kaj sensencan ekspluaton de ties fortoj.

Juĝo de verkisto pri virino ne nur kiel pri fonto de fiziologia ĝuo, sed kiel pri fidela kamarado kaj helpanto en malfacila tasko de la vivo. Rilate al infanoj, kiel al homoj, antaŭ kiuj ni ĉiuj estas respondecaj pri ĉio, kion ni faras. — Celado de verkisto, ĉiel altigi la aktivan rilaton de la leganto al la vivo, sugesti al li certiĝon je lia propra forto, je liaj kapabloj venki en

[BILDO p.1 | 35,47,63,74] Portreta foto de Maksim Gorki: viro kun lipharoj kaj kurtaj haroj, en malhela vestaĵo, rigardanta antaŭen.

si mem kiel ankaŭ ekster si ĉion, kio malhelpas al la homoj kompreni kaj eksenti la grandegan sencon de l’ vivo, la kolosan signifon de la ĝojo je laboro.

Tio estas en mallonga formo mia opinio pri verkisto, kiun bezonas la laborula mondo. Vi scias, ke en tiu ĉi mondo de la laborantaj homoj vekiĝas volo al regpotenco, ke la vekiĝprocezo de tiu volo disvolviĝas ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Azio, Afriko, sur la tuta terglobo.

Verkisto ne devas subigi sin al la venena rubo de l’ «estadumo», sed plej persiste batali kontraŭ ĝi; li ne devas ĝemi kaj plendi, ke «la bagateloj de l’ vivo» ĝenas lin, iom malhelpas al li; li devas scii, ke la kriplaĵoj de vivkutimoj malhelpas al ĉiuj, kaj per plendoj oni ne povas venki ilin; nur kuraĝa lukto, nur persista ĝoja laborado superas ĉiujn kriplaĵojn de nia vivo.

Verkisto devas scii kaj memori, ke homo, laŭ sia naturo, ne estas «sentaŭgulo», sed ekzistaĵo, malbonigita per abomena organizo de l’ klasa regado, kiu ne povas ekzisti, ne perfortante homojn, ne ekscitante en ili envion, koleron, avidon, maldiligentecon, abomenon kontraŭ sklaveca kaj ofte sensenca laboro. Ne ekscitante emon al facila profito, al malkaraj kaj fiaj plezuroj, al malĉasto, drinkemo kaj ĉiaj malpuraĵoj.

Vi, gejunularo, devas scii kaj memori, ke ekzistas homoj, al kiuj estas profite kaj necese konfirmi, ke la «sentaŭgeco» estas «ennaskita», kiel ili diras, eco de l’ homo, ke ĝi havas radikon en liaj zoologiaj, bestaj instinktoj kaj estas sugestata de diablo, ke la agoj de la tuta homaro estas «esprimado de el pratempoj daŭranta lukto de l’ diablo kun dio pro posedo de la homa animo.»

En la fundo de tiu prediko estas la klara aspiro limigi, mortigi la voladon de l’ homo al pli bona vivado, al libero de laboro kaj verkado, estas la celado kreskigi lin kiel sklavon de la klasregado kaj klasa socio. Tia prediko konsideras la homon nur kiel krudan materialon, kiel minaĵon, el kiu oni povas prepari hakilojn, ĉenojn, bajonetojn,

— pàgina 2 —

320 — SENNACIULO

gladilojn, ĝenerale ilojn, instrumentojn. Predikantoj de tiu instruo ankaŭ estas «sentaŭguloj», t. e. homoj netaŭgaj por honesta, aktiva, labora vivado, homoj, kiuj ne povas kaj eĉ ne volas imagi la vivon en aliaj formoj, ol tiu, en kiu la vivo estas enkadrigita cinike kaj maldigne por la laborula popolo. La prediko pri la «ennaskitaj» aŭ pri la de diablo-sugestoj devenantaj malbonaj instinktoj estas facile renversata per tiu fakto, ke la tiel nomataj «sovaĝuloj» — negraj gentoj de Afriko aŭ la siberiaj gentoj — jakutoj, burjatoj, tungusoj — esence estas tre bonkoraj homoj, kiel tion pruvas la etnografoj . . . Trad. SAT-ano 10 996.

★

LETERO EL KANADO

Ne ekzistas ĉi tie komunuma, urba aŭ ŝtata subtenado por la senlaboruloj. Se la laborforto ne povas esti vendata, la laborulo tre baldaŭ transformiĝas el ano de l’ popolo en popolan naŭzaĵon kaj estas rigardata kiel tia. Al tiu kategorio apartenas nuntempe en Kanado kelkaj centmiloj.

Preskaŭ ĉiuj minaĵoj en la minejoj estas elfositaj en Norda Ameriko. La ĉefajn produktojn formas karbo, fero, kupro, nikelo kaj arĝento. La labortago, en la plej multaj okazoj, estas okhora, kaj multaj laboristoj estas pagataj laŭ la produktokvanto per kontraktsistemo. Tiuj kontraktoj estas kalkulitaj en la detaloj — per multjareco de dungiteco kaj laborpremioj — tiel, ke nur plej lertaj kaj fortaj laboristoj povas gajni iom pli ol ordinaruloj. Kvankam niaj ministoj en 1926¹) laboris nur parton de tempo, t. e. kelkajn tagojn de la semajno, aŭ kelkajn horojn tage, ilia produktokvanto po kapo estis trioble pli granda, ol tiu de la germanaj ministoj. La salajro varias de $ 3,15 ĝis $ 5 tage. Se oni konsideras, ke la ministoj nur parte laboras, la jara salajrakiro ne eĉ proksimas la bezonatan minimumon, por pagi la kostojn por la plej necesaj utilaĵoj.

La kvanto da industriproduktoj ĉi tie superas ĉiujn aliajn regionojn kompare kun la nombro de laboristoj. Multo el tiu alta produktado estas konsumata de la laboristaro mem, en formo de altaj salajroj. Tiuj salajroj ekzistis en 1926¹) en 13 diversaj industrioj (0,42 dol. hore), kaj ofte la labortago estas dekhora kaj la taga salajro kalkulita en horsalajro laŭ okhora tago. La salajro de la laborantaj virinoj en la plej granda parto de la industrio ne superas 0,19 dol. hore. Mi havas antaŭ mi la raportojn faritajn de diversaj komitatoj de l’ parlamento, laborunuiĝoj, filantropaj asocioj kaj policoficejoj, kaj ne eĉ unu el ili asertas, ke la ricevata meza salajro sufiĉas. Se la salajro sufiĉus, ne povus okazi, ke nur la duono de la virinaj laboristoj estas edzinoj kaj patrinoj. La «koloraj» laboristoj, negroj, azianoj k. a. eĉ nur ricevas ²/₃ de blankula salajro. Plej bonaj salajroj, en kelkaj lokoj pagitaj en 1926²) estis por viroj $ 0,65, por virinoj $ 0,40 po horo.

La kamplaboristoj en la sama jaro ricevis kun manĝaĵo $ 1,76, sen manĝaĵo $ 2,30 tage. Arbarlaboristoj, kiuj havas grandajn elspezojn por vestoj, havas pli bonan salajron, sed nur junaj, fortikaj, vivplenaj viroj estas dungataj. Se vi dekalkulas ilian konsumon de ŝuoj, paro kaj jaro, ĝis $ 16, paro da gantoj ĉiutrimonate por $ 3,50 kaj manĝado por $ 1,35 tage, tiam ilia salajro estas kiel lastvintra neĝo¹). Ne donante pliajn detalojn, mi tamen diru, ke ĉefkuracisto el unu ĉi tiea urbo konfesis, ke li konas kelkdekojn da familioj en la urbo, kiuj en okazo de nasko de infano ne povis trovi iajn vestojn por kovri la etan korpon; por tion fari, la patrino devus iri sen jupo. 29-ano.

¹) Ni ne komprenas, kial nia korespondanto liveras informojn rilate al 1926. — Red.

¹) Kredeble la K-do volas diri, ke ĝi formalaperas. — Red.

★

Bretonio al la bretonoj

Ne estas ŝerco. Ekzistas ja movado por la sendependeco de Bretonio kun du asocioj kaj 9 gazetoj. Tiu movado estas vere internaciista. Ĝi eldonas esperantlingvan revueton, el kiu ni citu jenon:

«Ni, Bretonoj, volas starigi, en nordokcidenta Eŭropo, intelektan naciaron klare distingeblan kaj forte kunligitan. Por ke Keltujo estu realeco, ne revo senesenca. Ĉar ni devas pri tio elekti iun ajn helplingvon, nek franca nek angla ĝi estu. Sed estu ĝi lingvo, kiu niajn keltajn lingvojn neniel minacus, kaj nin facile rilatigus inter ni kaj kun la tuta homaro. Katon, karaj fratoj, ni volas, ne ratojn, en nia kelta grenejo.»

Tiuj keltaj internaciistoj kongresis en la jaro 1925 en la ĉefurbo de Irlando. Ili estis tre ĝenataj pri la diverseco de lingvoj, tial ke la irlanda, skota kaj bretona lingvoj ne estas tute similaj. Kontraŭvole ili devis paroli france kaj angle. Tio ege ĉagrenis la kongresantojn. Estas ja hontinde kaj malkuraĝe paroli en la lingvo de la subpremantoj:

«Per bojado oni hundiĝas, eĉ bojante kontraŭ hundoj . . .» diras niaj keltoj, kiuj volas konservi pure sian nacian spiriton . . . Mi certigas, ke mi ne ŝercas, kaj se vi dubas, nu, mendu la revueton: N o r d – O k c i d e n t o, aldono al «Gwalarn», B. P. 75, B r e s t (Bretonio). Eŭtrapel.

★

Inaŭguro de monumento por Ferdinand Lassalle (Lasal) en Vieno

Meze de grandiozaj komunumaj loĝej-konstruoj altiĝas kvazaŭ kreskanta el la ŝtonaro de l’ strato, la monumento de Ferdinand Lassalle. Ĝi

[BILDO p.2 | 65,26,92,57] Foto de la monumento de Ferdinand Lassalle en Vieno: alta ŝtona skulptaĵo kun kapo supre, staranta antaŭ granda loĝdomo kun multaj fenestroj.

efikas unuamomente iom stranga. La artisto rezignis la ĝisnunajn formojn. Nova kaj antaŭe ne ekzistinta, kiel la moderna laborista movado, estas la ekstera formo de la monumento. Ĝi estas esprimo de danko al la ekvekinto de la germana laboristaro, kiun metis al li la Viena laboristaro, en mezo de la ruĝa Vieno. 6-an de majo okazis la solena inaŭguro. J. S l e z a k.

[REKLAMO p.2] Leterkovertojn viajn kaj poŝtkartojn por via korespondado mendu ĉiam nur ĉe la Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (Germ.). — Ĝi liveras al vi belajn kovertojn (blanka, senligna papero) kun bonefika verda surpreso propaganda por 2 mk. g. po cento, samspecajn poŝtkartojn (tutflanke surskribeblaj) por 1.10 mk. g. po cento.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 321

La koloniigo de Nova Gvineo

La 7. junio okazis kunveno en Hago je nomo de la unuiĝo por koloniigo de Nova Gvineo¹). Parolis ned.-hindia oficisto, kiu nun libertempas en Nederlando, kaj la ministro de laboro sendis reprezentanton. La parolanto diras, ke la situacio por miloj da junaj laboristoj en Nederlanda Hindio estas malespera, ke tamen oni devas klopodi konservi tiujn laborfortojn por la «nederlanda nacio» kaj tial krei novajn laboreblecojn en Nova Gvineo. Bona koloniigado foriĝos la senlaborecon ne nur en Hindio, sed ankaŭ en Nederlando. La kamparanaro trovos savon tie. Ankaŭ kuracistoj kaj teknikistoj estas tie bezonataj. Plie li diris, ke la indiĝenaro iom post iom formortas. Ekzemple la gento «Koja-Kojas» nombras nur ankoraŭ 15 000 homojn, kiuj ĉefe ekstermiĝas pro fimalsanoj. Kiel pruvon de formortado li ankaŭ citas, ke naskiĝas pli da knabinoj ol knaboj. La veneraj malsanoj estas enportataj de Nederlando (kion la parolanto cetere neas). La popolkonsilantaro decidos pri la solvo de l’ koloniiga problemo. En Nederlando mem la surpluso da homoj ĉiujare timige kreskas. Sed oni deziras enlasi Novan Gvineon nur leĝe edziĝintajn personojn. Kaj la partoprenontoj mem fiksu la laborkondiĉojn (malfeliĉaj indiĝenoj!). En la norda parto de Nova Gvineo oni komencu ekspluati. La lando estas riĉa je sovaĝaj bestoj kaj arbaroj, la transporteblecoj estas bonaj. Estas la intenco pretigi 100 000 kampojn. La registaro donas kreditojn je tre favoraj kondiĉoj. Stariĝos kreditbanko sur tiu insulo. Kiaj ŝancoj ekzistas, pruvis la parolanto per la mencio, ke dum 4 monatoj estis eksportataj arbarproduktoj por 1 250 000 guldenoj. Tio estis ebla pro la malkaraj ĉiniaj laborfortoj. — Fine de la kunveno oni fondis Nederlandan sekcion de ekspluatistoj. Do, la ludo povas komenciĝi! P l e j j u n a, 5288.

¹) Granda insulo el la Nederland-Hindia insularo.

★

La kamparana potenco en Belgio

La «Boerenbond» (elp. Burenbond: kamparana ligo) estas la plej potenca kamparana organizo en Belgio. Ĝi grupigas la flandrajn kamparanojn kaj estas gvidata de la pastraro; ĝia sekretario estas ekleziulo. Post 35 jaroj da persistaj klopodoj, tiuj ruzaj kaj lertaj agentoj de la klerikala reakcio fine trafis limojn en la eklezia kaj kapitalisma vojo. Ili puŝiĝis al tiu socia potenco, kies interesoj estos nur kontentigataj per la Revolucio.

Fine de 1927 «Boerenbond» unuigis 1184 gildojn (lokajn korporaciojn) kun 112 978 familiestroj, kaj la junularaj sekcioj kalkulas 15 000 membrojn. Ĝi posedas 247 teknikajn bibliotekojn, 104 sindikatojn por brutar-ekspluatado kaj kelkajn kaprajn sindikatojn. Ĝia «aĉet- kaj vendkontoro» aĉetis 1927: 375 926 250 kg. da sterkoj, brutarnutraĵoj kaj aliaj krudaĵoj, por 5 695 000 frk. maŝinojn, laktilojn ktp. kaj vendis 35 350 000 kg. da printempaj terpomoj, 1 167 175 kg. da butero, 40 775 000 ovojn, por 407 500 frk. fruktojn kaj por duona miliono da frankoj legomojn. 940 lokaj kasoj aliĝis al «Centra Kreditkaso», kies deponaĵo estas 966 600 000 frk. Ĝi konsentis 77 kreditmalfermojn al lokaj kasoj por 11 276 000 frk. kaj 225 hipotekajn pruntojn por 9 088 900 frk. Depost sia fondiĝo tiuj lokaj kasoj ricevis 1 489 420 000 frk. depone kaj pruntis 405 679 000 frk.

La asekura societo de l’ «Boerenbond» pritraktas la viv-asekurojn, akcidentojn, brulegojn, hajldomaĝojn ktp. La notitaj pagoj sumiĝis en 1927 je 24 542 000 frk. La tuto da polisoj (asekuraj dokumentoj) estis 131 326.

Kun tia financa kaj ekonomia potenco ĝi kompreneble influas la regnan politikon. Dum balotoj la ligo subtenas la katolikan partion, kies deputitoj, pretendante esti reprezentantoj de la kamparanoj, estas veraj reakciuloj, kiuj eĉ en la parlamento voĉdonas kontraŭ la depostuloj de siaj elektintoj. La ministro por kampkulturo estas «Boerenbond»-ano. Dum la monstabiligo la ligo helpis la registaron resanigi «la monon de ĉiuj». Ĝi krome subtenis la registaron kontraŭ la depostuloj de la germanaj kamparanoj en la aneksitaj teritorioj.

La kamparano, natura kunbatalanto de la urba laboristo, estas per sia organizo gvidata de la kapitalistoj, kaj fariĝas tiel danĝera kontraŭulo por la laborist-depostuloj. B r u s e l a n o (8100).

Laŭ plej freŝdata statistiko, ekzistas en la mondo 126 000 esperantistoj. Certe almenaŭ la duono estas laboristoj aŭ simpatiantoj al niaj celoj. Dume «S-ulo» ne ankoraŭ havas 4000 abonantojn. Ĉu tia stato estas normala? Ĉu ĉiu K-do, konscianta pri la graveco de la gazetaro, faris sian varban devon?

Mia vojaĝo en Germanio

Ne sufiĉas, lerninte esperanton, diri: nun mi scipovas la lingvon, nun mi povas ripozi! Kiam mi antaŭ tri jaroj lernis ĝin, estis mia plej kara deziro, viziti eksterlandon. Kaj ĉar mi ĉiam ŝatis Germanion, mi volis unue vidi tiun landon.

Antaŭ du jaroj mi legis en «S-ulo», ke iu K-do el Elberfeld petis korespondantojn. Mi rapide skribis al li, kaj post unu semajno ni jam traktis diversajn politikajn temojn. Mi konatiĝis kun li en Lyon dum la SAT-kongreso. De tiu tempo ni estas kvazaŭ fratoj. Li invitis min. Kaj mi, kun neesprimebla ĝojo, certigis, ke nepre mi vizitos lin en Germanio. Ni elektis la majan tempon, ĉar tiam plej bela estas la naturo.

Mi forveturis la 4-an de majo al Elberfeld. Mi trapasis Belgion kaj estis la alian matenon en Germanio. Dum la nokto, dum la daŭro de ok horoj, mi vidis sep diversajn homojn, kiuj petis ion de mi; iu homo en nekonata kostumo parolis al mi, sed mi ne povis kompreni lin. Je la 8-a mi atingis Köln. Tie mi devis transvagonariĝi. Mi petis informojn de dejoristo . . . franclingve. Ĉar li ne komprenis min, mi parolis angle kaj esperante, sed nenion li komprenis. Mi do serĉis kaj trovis kun helpo de pola vojaĝanto la vagonaron. Tiu detalo kredeble ne povas interesi vin, sed por mi ĝi estis grava, ĉar en tiu momento mi pli bone komprenis la gravecon de la lingva problemo ol per ĉiuj alvokoj. Post unu horo mi atingis Elberfeld. Mia korespondanto ĉeestas kaj ĝoje ni intersalutas nin kaj kore premas la manon. La unuan fojon mi estas en fremda lando. Elirante la stacion, mi ekvidas a e r v a g o n a r o n, nekonatan ĝis nun de mi. Mia impreso estas bona; mi marŝas tra la urbo, rigardante la verdajn sonorilturojn, la florojn ĉe la fenestroj, la domojn diverse kolorigitajn, la homojn, kiuj, eĉ sur la ŝoseo, iras kaj venas silente. Mi provas legi la afiŝojn, la reklamojn, sed krom kelkaj internaciaj aŭ francaj vortoj, mi nenion komprenas. Sur mia dekstra flanko mi vidas unu Vilhelm-on, mi forgesis, ĉu estis la unua aŭ la dua! Ambaŭ apartenas al la sama speco de homoj kiel la Napoleonidaj krimuloj. Mia K-do haltas antaŭ pordo, kaj baldaŭ ni estas en lia hejmo. Tie mi rapide konatiĝas kun la tuta familio. Ĉiuj estas afablaj al mi, kaj ĉiam mi memoros la koran akceptadon, kiun mi ricevis.

Post mia vestordigo la patrino alvokas min por tagmanĝi. Ĉu vi jam vizitis eksterlandon, K-doj?! Se ne, aŭskultu: En Parizo oni manĝas supon, legomojn, viandon, fromaĝon kaj salaton aŭ deserton unu post la alia. Sed tie mi ne plu sciis manĝi: Samtempe oni donis al mi viandon, du legomojn, saŭcon kaj salaton! Ĉion kune. Vere, mi similis al kokino, kiu estus trovinta tranĉilon. Tamen, mi kutimiĝis, kaj post du tagoj mi manĝis «germane». Mi multe promenis en la belega regiono. Kiam mi revenis en la domon, por enlitiĝi, mi denove estis embarasata.

— pàgina 4 —

322 — SENNACIULO

PARIZO KAJ LA PARIZANOJ

III

En la antaŭa ĉapitro mi parolis sufiĉe malfavore pri la nedisciplineco de la pariza popolo, kiu povas ludi fatalan rolon en la laborista movado. Mi diris, ke la kolektivsento ne estas tre fortika, kaj ke individueca kontentiĝemo superas. Eble ĉe la infanoj malplej oni povas konstati tion, ĉar infanoj ĉiam serĉas siaspeculojn. Tamen mi ofte observis infanojn ludantajn, izole por si mem, unuope, tute kontentaj . . . Ili ne demandis pri kunuloj, sed okupis sin tiel intense pri la ludado memaranĝita, ke ili estis plene absorbitaj. La racieca formiĝo, kiu jam montriĝas tre videble en la plej frua infanaĝo — mi observis neniam antaŭe tiujn fruajn signojn de racieco ĉe infanoj ol ĉi tie en Parizo — helpas al la ludanta infano, sin kontentigi mem per ludo. Ofte mi vidis la infanojn fari desegnojn per kreto sur la pavimon de l’ stratoj. Ŝajnas al mi, ke ili multe pli ŝatas tion, ol iun ajn alian ludokupon. En ĉiu strato mi renkontis paŝante tiujn kretajn desegnojn, tiujn matematikajn figurojn kaj liniojn. Certe tio estas por mi nova trajto, tute ne renkontita tiamezure en Germanio. Kaj mi aljuĝas ĝin al la pli frua kaj pli akre distingita formiĝo de l’ racieca povo, kies floradon ofte en mirinda evoluo oni trovas ĉe la plenaĝuloj. La mistika sento estas tute fremda al la parizano, kaj tial malmulta estas la inklino al religio kaj religiaj aferoj.

Tamen unu limigon mi devas fari, menciante unu aferon tre malracian. Estas la funebraj ceremonioj, kiuj memorigas al tre malnovaj tempoj kaj tute ne akordiĝas kun la nuntempa Parizo. La ĉerko kun la mortintoj estas starigata antaŭ la entombigo en koridoro proksime de la dompordo. La scivolemuloj — kaj kiom da ili ekzistas! — rigardas kun ŝajna intereso (mi ne povas klarigi al mi, kiun intereson homoj povas elmontri por personoj, kiuj estis tute fremdaj al ili dum la vivo). Ili estas atentigataj al la fakto per pompa enkadrigo de la pordego per nigra drapo, kun blanke surkudritaj komencliteroj de l’ mortinto. Terure! Kaj la modo tradicia, traveturigi tra la stratoj la mortveturilojn nigre drapiritajn, sekvatajn de la funebrantaro en procesio, ofte en veturiloj! Ŝajne tiuj ceremonioj ne nur estas morala devo por la funebrantoj, plenumo de tradicioj, sed kunligitaj kun ia ĝuo. Oni ne povas adiaŭi de kadavro sen pompo kaj elmontro. Ankaŭ mi trovis, ke la stratpasantoj, kiuj hazarde renkontis tian funebran procesion, deprenis la ĉapelojn (eĉ la laboristoj!), kvazaŭ kliniĝante antaŭ lia moŝto la Morto! Kaj la virinoj krucsignas, kvankam ili ne estas vizitantoj de preĝejo. Estas religia kulto.

Sed unu el la plej neforgeseblaj bildoj, kaj tre karakteriza, por mi estis la renkonto de mortveturiloj — estis ne unu, sed kelkaj en negranda distanco unu de la alia — kun sekvantaroj, dum okazis vivplena butikara foiro en unu el la orientaj bulvardoj. Estis sunbrila dimanĉo, kaj la homoj dense kapo ĉe kapo ondis, premiĝis, rigardante la butikojn, aĉetante lotaĵojn, pagante por la «radoj de feliĉo» (tre ŝatata elspezfonto), kaj amuziĝante, ŝercante, ridante, farante grimacojn sur karuseloj ktp. «Sin amuzi» estas grava faktoro en la parizana vivo. Oni ne tuj bezonas pensi pri Montmartre kaj ĝiaj multkostaj, famaĉaj amuzejoj. La laboristo amuziĝas tre facile kaj kontentiĝas pri tiaj simplaj, senpretendaj amuziloj je siaj dimanĉaj posttagmezoj, kiaj estas la butikaraj foiroj kun siaj tintiloj, sia muzikaĉo, siaj blufoj kaj sensencaĵoj . . .

Meze inter tiu amuza festo, inter la butikara sorĉo, inter karuseloj turniĝantaj kaj bruaj elvokistoj trapasis la fluon de l’ homamaso la mortveturiloj kun siaj kadavroj kaj la funebrantaro. La karusela bruado, la sonoriltintado daŭras, sed la ekrigardantoj, kvankam absorbitaj de la amuziloj, tute mekanike deprenas la ĉapelojn, ekhaltas momenton (oferas sekundon da gajeco!) en la petola sin-amuzado, por tuj poste, kiam la nigra bildo malaperis, ree gajiĝi kaj amuziĝi kun la sama facilanimeco kiel antaŭe. Kiom najbaraj estas vivĝojo kaj morto! La bildo trudis al mi tiun penson. Ĉu tiuj petolantaj homoj sentis ion similan? Mi komprenas nun tre bone, ke tiu sensaciema popolo ĝuis siatempe la rigardadon de l’gilotinaj ekzekutoj dum la revoluciaj jaroj. Kiam mi antaŭ nelonge legis, kiel Danton estis kondukata al la ekzekutejo, por mi ne estis mirige, legi, ke la pariza popolo kun scivolemo kaj naiveco ĝue rigardadis la spektaklon. Estis bonokaza amuziĝo malmultekosta! . . . N u b o.

Mi serĉis la supran littukon kaj kovrilon. Mi tuj pensis, ke ili eble forgesis. Sed ne: estas germana kutimo dormi tiele. Sekve mi ankaŭ dormis «germane». Mi partoprenis la esperantistan feston aranĝitan de mia amiko Herweg kaj parolis pri la franca vivo.

Ĉar mi volis vidi multon kaj propagandi samtempe, mi vizitis Essen. Tie ankaŭ mi respondis al la SAT-anoj pri diversaj aferoj. La Essen-a grupo estas forta kaj vigla dank’ al K-do Burger. Poste mi vizitis Düsseldorf. K-do Buna tre afable akceptis min kaj faris ĉion por komplezi al mi. Rapide mi volis vidi la Rejnon, la ĉefajn promenejojn ktp. Mi vizitis K-don Remers (malnovan SAT-anon) en la malsanulejo. Vespere mi parolis ĉe la esperantista grupo. Mi nomis ĝin: l a b i e r a g r u p o! El tiu urbo mi kunprenis bonan impreson.

K-do Liebetrau deziris mian viziton, kaj miaflanke mi tre ĝojis vidi Frankfurt. Dum la vojirado, mi rigardadis la bordojn de la Rejno, la legendajn kastelojn, karajn al Heine kaj Viktor Hügo’. En tiu urbo, kiel ĉie, mi estis tre kore akceptata. Ĉiuj estis afablaj, kaj mi konsideras la esperantistaron kiel grandan familion. Tiu urbo estas trankvila kaj bela; la malnova kvartalo tre plaĉis al mi pro la tipaj arkitekturaj formoj kaj la muraj pentraĵoj. Post du tagoj mi foriris al Mannheim. La afableco estis la sama; kaj la geloĝantoj, ĉe kiuj mi dormis, estas bonaj homoj. Mi fine veturis al Heidelberg, fame konata pro la universitato, la malnova duondetruita kastelo kaj la bela arbaro. La vetero estis bela, kaj mi pasigis neforgeseblan tagon . . . Sed ĉar ĉio finiĝas, mi devis forveturi kaj reveni al Parizo.

Nun, pripensante mian vojaĝon, mi dezirus fari ankoraŭ kelkajn rimarkigojn. Unue, mi konstatas, ke la geesperantistoj estas pli indaj homoj ol la aliaj. Ke esperanto estas mirinda ilo en la manoj de la proletoj, kaj ke estas domaĝe, ke la popolaj gvidantoj ne komprenas la valoron de nia afero. Alia rimarko, mi vidis multegajn infanojn: la lasta milito ne estis moralinstruo por la germanoj! Kaj mirindaĵo: dum unu monato mi ne vidis homojn interkisantajn sin. Ĉu tiu afero, la plej inda el ĉiuj, estas nur franca invento? — Kaj la ĉefa impreso: Mi ĉiam estis pensinta, ke en Germanio mi havos la okazon vidi statuojn de famaj homoj kiel Brandt, Hans Sachs, Lessing, Goethe, Heine, Auerbach, Dürer, Krafft, Wagner k. a. Sed ho! bedaŭrinda afero, en ĉiuj urboj mi nur vidis Vilhelmon la unuan, Vilhelmon la duan kaj Bismarck-ojn. La popolo ŝatas siajn tiranojn kaj krimulojn. Kiel la romanaj imperiestroj, Hindenburg jam havas sian statuon. Sole la hundoj uzas la monumentojn kiel urinejon. Almenaŭ ili komprenas la valoron de tiaj internaciaj malbonfaruloj!

Mi finis. Gek-doj, faru kiel mi, vizitu alilandon, konatiĝu kun la esperantistaj Gek-doj en la tuta mondo kaj fariĝu veraj sennaciuloj! M a r c e a u (Marso) (7767), Parizo.

— pàgina 5 —

SENNACIULA SPORTA PAĜO

Kompilanto: Ad. Wendt, Leipzig O 27, Lange Reihe 11-a (Germ.)

TUTUNIA SPARTAKIADO

Gravega festo en USSR

Kiel estas konstruita la programo de l’ Spartakiado. Amasa elmontra laboro. «Ekspozicio de korpokulturaj atingoj en Sovetio. Ordo de konkuraj plenumoj. Kiel estos ludataj tutuniaj majstrecoj kaj premioj je la nomo de Centra Ekzekutiva Komitato de USSR

La Tutunia Spartakiado 1928 estas la plej granda korpokultura festo en Sovetio kaj per sia programo ampleksas ĉiujn flankojn kaj aperojn de la larĝe disvolviĝanta korpokultura movado. La malsupre metita programo klarege kaj esprimplene parolas pri tiuj taskoj de l’ Spartakiado, kiujn metis antaŭ si la Organiza Komitato.

La programo estas aranĝita laŭ tia kalkulo, ke ĉe ĝia plena efektivigo antaŭ la okuloj de l’ rigardantoj preterpaŝos ĉiuj gradoj de okupoj pri korpokulturo por diversaj aĝoj (infanoj, junuloj, maturaj, plenkreskaj homoj). Ĉiuj ĉi momentoj trovas respeguliĝon en la programo, kiu funde dividiĝas en tri ĉefaj partoj.

La amasa parto havas celon de agitado kaj propagando de l’ korpokulturaj ideoj meze de l’ loĝantaro per metodoj de amasaj agoj, kiel: procesioj, paradoj, karnavaloj, scenoj, elpaŝoj de lernantaroj, propaganda kuro, tutunia motorcikla stela trakuro, akvaj demonstracioj, popolaj ludoj, promenoj, komunatingeblaj sportaj amuzaĵoj, amasaj dancoj ktp. La lokoj de amasaj elpaŝoj estos: «Ruĝa Placo», la Parko de Kulturo kaj Ripozo, Moskva rivero, «Vorobjevi gori», stadionoj, placoj ktp.

En la elmontra parto estos demonstrataj naciaj kaj karakteraj kategorioj de sporto kaj apartaj sportsistemoj, novaj kaj ne disvastigitaj en Sovetio sportludoj por maturaj homoj kaj lernantoj, korpokulturaj dancoj de diversaj popoloj. Ĉefe estu atentigata pri: «Ekspozicio de atingoj de Sovetia Korpokulturo», kiun, krom Sovetoj de Korpokulturo, partoprenos ĉiuj institucioj, interesitaj je disvolvo de korpokulturo, kiuj organizas memstarajn fakojn, ekzemple: korpokulturo en la armeo, en profunuiĝoj, en lernejoj, en domoj de ripozo, en kuraclokoj, sanigejoj ktp. Partoprenos ankaŭ Regna Akademio de Artaj Sciencoj.

Centra parto de Spartakiado — konkura havas taskojn evidentigi sportajn atingojn de sovetaj korpokulturuloj kaj de partoprenantaj Spartakiadon anoj de eksterlandaj laboristaj sportorganizoj. La festaj konkuroj estos ludataj en du direktojn:

a) konkuroj, kiuj estos kalkulataj por ĝenerala trupa majstreco de Tutunia Spartakiado;

b) konkuroj, kiuj ne estos kalkulataj por ĝenerala trupa majstreco de Spartakiado, t. e. nekalkulataj konkuroj.

La programo de kalkulataj konkuroj enhavos la jenajn sep sportdisciplinojn, laŭ kiuj estos difinata la venkinto de ĝenerala trupa majstreco de Tutunia Spartakiado, nome:

  1. Dromsporto (malpeza atletiko) trupo (= komando, taĉmento) 36 homoj (el ili 18 viroj kaj 18 virinoj). Programo: viroj — stafetoj 4×100 kaj 800+400+200+100, kuro je 8 km. tra arbaro (kalkulo je tri-sumo de tempo) kaj kvinlukto — longsaltoj post alkuro, lancjetado, kuro je 200 m., diskoĵetado kaj kuro je 1500 m. (kalkulo je tri-sumo de poentoj); virinoj — stafetoj 4×100 kaj 400+300+200+100, kuro je 1,5 km. tra arbaro kaj trilukto-kuro je 60 m., kuglopuŝo post alkuro (kalkulo je tri-sumo de poentoj).

  2. Pafado (trupo el 12 homoj, sendepende de sekso). En pafado por kalkulataj konkuroj estos tri ekzercoj. 1-a ekzerco: trilinia fusilo¹) (individua pafado) je 200 m. aŭ ekzerco per laŭvola fusilo (individua pafado). Trupo — 6 homoj, distanco 200 m. Estos elektota unu el tiuj ĉi du ekzercoj. 2-a ekzerco: malgrandkalibra fusilo (individua pafado) je 100 m. En ĉiuj kalkulataj ekzercoj la pafado okazos en kuŝa pozicio.

  3. Naĝado (trupo — 10 viroj kaj 8 virinoj) viroj — 300 m. surflanke, 1500 m. liberstile, kombina stafeto 4×100 (100 m. perbrake, 100 m. surdorse, 100 m. surflanke kaj 100 m. «krol» aŭ «treĝen»; kaj akvon-salto en somera ruĝarmeana vesto de sur alteco de 3 m. kun sekvonta naĝo de 50 m.; virinoj — 100 kaj 1000 m. liberstile. En ĉiuj kategorioj de naĝado individua estos kalkulata laŭ tri-sumo de tempo.

  4. Ciklado. Trupa kuro tra forte krucita loko je 30 km. Trupo el 4 viroj, kalkulo laŭ tri-sumo de tempo.

  5. Peza atletiko (viroj): a) levo de pesiloj — klasika kvinlukto, kiun partoprenos el ĉiu sporta unuo unu homo en ĉiu el la sep akceptitaj pez-kategorioj; b) franca lukto — partoprenos ankaŭ po unu homo en ĉiu el la sep kategorioj kaj c) ŝirado de ŝnurego — trupo el 8 homoj konsistas el partoprenantoj en pesiloj kaj lukto.

  6. Kurado kun artefaritaj malhelpoj. Trupo — 5 viroj. Distanco — 400 m. Fundamentaj malhelpoj: irado sur ronda trabo longa 6 m., grimpado trans palisaro — 1,5 m. kuro, kurbiĝinte, kaj rampado je 20 m., saltado trans barilon altan 75 cm., transportado de 5 kartuĉaj kestoj — je 20 m. surkurado monton, altan 1,5 m., kaj alta longsalto de sur ĝi trans barilon altan 2,5 m. Ĉiuj malhelpoj troviĝas unu de alia je distanco de ekzemple 30—45 metroj.

  7. Sportludoj: piedpilko (viroj) korbpilko (geviroj), gorodki (urbetoj) — (viroj) kaj teniso-trupa majstreco (geviroj). En ĉiuj ludoj estas permesate elpaŝi nur al unu trupo (taĉmento).

Rezultkalkulaj konkuroj estos ludataj inter trupoj de uniaj Respublikoj (RSFSR, USSR, BSSR, ZSFSR, Turkmena SSR, Uzbeka SSR) kaj eksterlandaj laboristaj sportorganizoj, ĉe kio, escepte RSFSR, ĉiuj prezentos kombinajn trupojn kaj RSFSR la trupojn de siaj 12 sportaj regionoj (sektoroj). En celoj de egaligo de ŝancoj la loko de RSFSR en ĝenerala trupa majstreco estos difinata laŭ rezultoj de regiona trupo de RSFSR, okupanta unuan lokon inter aliaj trupoj de RSFSR, laŭ sumo de poentoj en ĉiuj sep kalkulataj kategorioj de konkuroj.

Dank’ al tiu distribuo de la fortoj de RSFSR la konkuroj por ĝenerala trupa majstreco de Tutunia Spartakiado devas iri sub la signo de aparta intereso. Konsiderante la diversecon de la programo kaj kalendaran tabelon de la konkuroj, intereso al la konkuroj daŭrados ĝis finludo de la plej lasta el kalkulataj kategorioj de sporto.

En kalkulataj konkuroj estos ludataj tri premioj je la nomo de Centra Ekzekutiva Komitato USSR, por la tri unuaj lokoj. Krom tio estos tri premioj por la plej bonaj trupoj de sportaj regionoj de RSFSR. Krom ludo de ĝenerala trupa majstreco de Tutunia Spartakiado en ĉiuj sep kalkulataj kategorioj de konkuroj, en ĉiu el la sep kategorioj estas ludata ankaŭ aparta trupa majstreco de Spartakiado. Ĉi tie la regionoj de RSFSR partoprenos je egalaj kondiĉoj kun Uniaj Respublikoj kaj okupos, sekve, koncernajn vicajn lokojn, ricevonte ankaŭ favoran finokazon de konkuro al tiuj premioj (artaj diplomoj), kiuj en nombro de kvin estos aljuĝataj en ĉiu aparta kategorio de sporto.

El «Korpokulturo kaj Sporto» n-o 20, esperantigis A. N. Lebedev.

¹) Infanteria pafilo.

— pàgina 6 —

TRA ESPERANTIO

PRI NIA VORTARO

Sekve de nia alvoko por kunlaborado al la Vortaro, ni jam ricevis kelkan materialon. Dankon al ĉiuj sendintoj. El la ricevita materialo ni konstatis, ke ne ĉiuj kunlaboremuloj komprenas la problemon. Por eviti al aliaj miskomprenon pri la tasko, ni opinias necese fari jenajn rimarkojn:

  1. La t. n. internaciaj vortoj ne havas en esperanto ĝis nun difinitan sencon. Temas do doni al ili precizan difinon. Por tio utilus al nia Kolektivo, ricevi sufiĉe detalajn klarigojn pri la senco(j), kiu(j)n havas en iu difinita nacia lingvo la vortoj, kies liston ni publikigis (vidu n-on 191 de «S-ulo»). Per komparo de la signifoj ekzistantaj en diversaj lingvoj, estos eble decidi pri la plej oportuna difino enkondukota en esperanto.

Por kunlabori utile, necesas funde koni sian gepatran lingvon kaj ne kontentiĝi per la difinoj, kiujn oni povas trovi en malgrandaj vortaroj. Estas vortoj, kies historia signifo ne ĉiam akordiĝas kun la senco, laŭ kiu oni ĉiutage uzas ilin. Esperanto tamen devas ankaŭ ebligi la tradukadon de historiaj verkoj.

  1. Estas senutile sciigi nin pri la grado de internacieco de vortoj aŭ pri ilia ortografio en nacia lingvo. Nia Kolektivo, en kiu troviĝas du profesiaj lingvistoj, havas je sia dispono vortarojn el plej diversaj lingvoj.

Malgraŭ nia deziro, ke nia Vortaro estu kiel eble plej kompleta, ni tamen estas limigitaj per la nombro de paĝoj, kiuj ne devas superi 500. (La vortaro de Kabe havas 175 pĝ.) Sekve estas vane esperi, ke ni povos enmeti ĉiujn fakesprimojn el la diversaj metioj. Oni ne forgesu, ke eĉ en nacilingvaj pli ol dumilpaĝaj vortaroj ne troviĝas ĉiuj fakesprimoj.

Ni jam diris, ke la nuntempa stato en Esperantio ne permesas eldoni pli ampleksan vortaron ol tiun, kiun ni preparas. Ni ne estas fantaziuloj, kiuj kredas, ke iliaj revoj estas realoj. Kaj estas bedaŭrinda realo, ke la veraj esperantistoj estas ankoraŭ tre malmultenombraj. Oni unue pligrandigu la nombron de esperantistoj, t. e. de homoj, kiuj ne nur lernetis la lingvon, sed praktikas ĝin, abonas gazetojn ktp., — kaj poste oni povos prikonsideri serioze la eldonon de Enciklopedio en esperanto . . .

E. L.

EL NIA LETERARO

Pri superpartieco

Post apero de nia artikolo, sub titolo: Superpartieco (n-o 192) ni ricevis plurajn aprobajn leterojn, kiuj montras, ke ni ne batalis kontraŭ ventmuelilojn. Ni opinias necese priparoli denove la temon k tiucele publikigas parton el letero, kiu montras konkretan situacion en iu grupo. Ni ne aldonos komentojn: la faktoj ja parolas sufiĉe elokvente per si mem. E. L.

Kara K-do Lanti! Jus mi legis la plej novan n-on de «S-ulo», k precipe via artikolo pri Superpartieco instigis min esprimi al vi mian profunde sentatan dankon. Kvankam jam ofte estas skribite pri tiu temo, necesas ĉiam denove k pli intense priparoli la ideologion de SAT k ĝiajn nuntempajn taskojn.

Konsiderante nian grupan vivon k nian SAT-rondon precipe, mi devas konstati kun bedaŭro, ke al la plej multaj K-doj mankas ankoraŭ la kompreno pri SAT-ideologio. Perfektiĝinte en esp-o k atinginte sufiĉan potencon en la grupo, unu aŭ alia, laŭ sia oratora talento, penas kaŝe aŭ malkaŝe trudi al la aliaj sian partian tendencon kiel la solan, veran religion. Kaj aliaj, kiuj ne estas parolkapablaj por defendi sian vidpunkton, forlasas niajn vicojn.

Mi citu faktojn: Fondita estas nia grupo en 1922 de K-do Schmitt (220) k mi kun kelkaj lernantoj. Ĉiuj entuziasmaj SAT-anoj. Tendencoj: komunista k anarkista. Kiam la spirita gvidanto, K-do Schmitt (SAT-ano 220, komunisto) forvojaĝis, la anarkismo triumfis en la grupo. Sed la K-doj restis entuziasmaj SAT-anoj. Post fondo de TLES okazis eksiĝo el SAT. Oni diris, ke SAT estas komunista k LEA socialdemokrata organizo. La vera, klaskonscia lab. esp. organizo estas nur TLES. Aliĝo al ĝi estas pli malmultekosta. Sekve estis detruata la grupo. La materialo de l’ SAT-anaro, posedaĵo k standardoj estis forrabataj. Oni revekiĝis k fondis novan, duan grupon sur bazo de LEA — SAT. Tendencoj: komunista — socialdemokrata — senpartia. Anarkistoj ne povas aliĝi nian grupon. La ĉefa influo estas komunista. Sekve oni aŭdas, ke la anarkistoj estas demagogoj, etburĝoj, friponoj ktp., la socialdemokratoj estas demagogoj, burĝoj, naciistoj, imperiestraj socialistoj, la komunistoj estas nuntempe la veraj klaskonsciaj laboristoj ktp. — Kiel eliĝi el tiu dilemo? — Nur sendogmece edukante la membrojn de SAT k pritraktante pli profunde sennaciismon k la superpartiecon de nia organizo . . .

Sennaciece Fredo Beck (972).

* * *

Malĝusta Raporto

«En ‘S-ulo’ n-o 187 mi legis la raporton pri la 7-a jarkongreso de ALLE verkitan de K-do J. Batta (246). Mi kun bedaŭro devis konstati, ke la raporto enhavas kelkajn tre gravajn malĝustaĵojn, kiuj povas tute malĝuste informi la SAT-anaron pri nia Ligo. Krom la faktoj, ke la kongreso okazis en Wiener-Neustadt k ne en Vieno, k ke estis reprezentataj ne 169 membroj, sed 169 voĉoj po 5 membroj, do sume 845 membroj, mi konstatas jenon:

  1. Nia estro K-do prof. Simon ne riproĉadis en sia parolado nian socialdem. partion, ke ĝi ne volas rimarki la gravecon de esp-o; li kontraŭe konstatis, ke la partio jam la gravecon rimarkas k nin subtenas, sed ke ni ne estas ankoraŭ kontentaj k postulas oficialan agnoskon de nia movado. —

  2. K-do Klatil akre rifuzis ĉian kunlaboron kun la burĝa movado k konstatis nur, ke iam estas laŭokaza kunago necesa en aferoj pure komunaj (vidu «For la Neŭtralismon!», p. 13). Tute malvere estas, ke li parolis nek por, nek kontraŭ la burĝa movado, li kontraŭe klare parolis kontraŭ ĝi. La aliparoloj estis ĝenerale por lia propono, kion klare montras la voĉdonado (112 v. por, 26 v. kontraŭ).

Mi bedaŭras¹) kiel SAT-ano, ke en «S-ulo» aperis tia raporto, enhavanta ne nur intencajn falsigojn, sed eĉ senteblan ironian pinton kontraŭ nia Ligo, kies estrarano ankaŭ mi estas. Mi petas por la publikigo de mia ĝustigo, kvankam pasis jam du monatoj.

Kamarade salutas A. Carle (6411).

* * *

PROTESTO

Karaj K-doj!

Post legado de la artikolo «Ĉiam ankoraŭ» aperinta en «S-ulo» n-o 189, la Laborista Esp. Grupo el Verviers komisiis min protesti, ĉar K-do Grignard nur estis la peranto inter niaj grupanoj kaj la korespond-petantoj. La grupanoj ne tiel forte protestas kontraŭ la artikolo de K-do 1187 kiel kontraŭ via propra malseriozeco, kun kiu vi akceptis presigi lian artikolon. Li estis malkontentigita, li povis opinii havi rajton protesti. Sed, kion ni ne povas akcepti, estas, ke ne vin priinforminte antaŭe, vi tuj presigis la proteston.

Por esti ŝirmata kontraŭ la eventualaj protestoj, nia grupo nee [?] respondis al 60 (sesdek) korespondpetantoj, per il. PK al ĉiu, por ke almenaŭ, kiu ajn petis korespondanton, ricevu kompenson. Se vi tion dezirus, ni povus havigi al vi liston pri la Gek-doj, kiuj ricevis niajn il. PK-ojn. Ĉu vi konas multajn grupojn, kiuj tiele agas por plenumi sian promeson, malgraŭ la elspezo de sufiĉe impona sumo? Kvar (4) el tiuj poŝtkartoj (ĉi tie haveblaj) revenis al ni pro nekonata adreso. Se iu el la kvar K-doj, kiuj ne ricevis niajn PK-ojn, protestus, ĉu vi ankaŭ presigus lian proteston? Se jes, vi povos pligrandigi la formaton de «S-ulo», ĉar la malmultaj membroj de nia grupeto povus facile plenigi paĝon, nur per la nomoj k adresoj de tiuj, kiuj ne respondis al la unua letero aŭ ĉesis subite korespondi, sen ia ajn averto. La grupo esperas, ke estonte, antaŭ ol presigi artikolojn kiel la supre cititan, vi almenaŭ bonvolos peti klarigon de la interesato. La grupo ankaŭ petas vin presigi tiun ĉi proteston en «S-ulo».

Por la grupo: La sekretario, SAT-ano n-o 2821.

* * *

La tramistoj de Krasnodar

Antaŭ monatoj en «S-ulo» aperis anonco komunikanta la deziron de 15 tramistoj korespondadi kun samfakanoj. Estis farata de mi laborplano detale priskribita kun ekzemplo de aranĝo. La rezulto de mia peno estas nula — respondo ne alvenis. Jam multaj

¹) Se la Estraro de ALLE sendus mem raporton, tia «bedaŭrindaĵo» ne okazus. Sed ALLE simple ignoras SAT-on. Kial? Ni ne scias. Ankaŭ ni ne povas klarigi al ni, kial K-do Jonas neniam respondis al niaj leteroj, kiujn siatempe ni sendis al li? Estante ano de la SAT-Estraro, li neniam plenumis sian oficon. Li eksiĝis el SAT k neniam sciigis pri la kialo. La tuta afero restas por ni vera mistero. K-do A. Carle klopodu por havigi respondojn al niaj demandoj. — E. L.

— pàgina 7 —

antaŭ mi plendis pri nerespondo flanke de Sovetianoj, kaj mi ne kredis, ke eĉ malseriozuloj ekzistas en la rondoj aplikantaj nian lingvon por fakaj celoj. Nia sovetia Gek-daro ne miru, se iliaj anoncoj estas ignorataj.

Wotschke (745), Dresden.

PRIKONGRESAJ PROPONOJ

Propono 3

Propono pri kompletigo de l’ statuto de SAT¹) (prefere al la ĉapitroj «celo» kaj «membroj»)

  1. Membroj de SAT ne rajtas iel ajn (per presaĵoj, paroloj, konduto, taktiko ktp.) helpi, partopreni aŭ propagandi iujn ajn «neŭtralajn» (burĝajn) organizojn, aranĝojn, imprezojn (?), kongresojn ktp. En esceptaj okazoj necesas permeso de EK de SAT.

  2. Membroj de SAT rajtas aparteni al ĉiu ajn klasbatala organizo, kondiĉe ke ĝi ne kontraŭbatalas SAT.

  3. Neniu SAT-ano rajtas havi interrilatojn kun klerikularo. Pastro ne povas esti membro de SAT.

  4. SAT-anoj, gvidantaj esperanto-kursojn, devas por tio uzi la de SAT eldonitan klasbatalan, ateistan lernolibron «Petro».

  5. La interrilatoj inter la ge-SAT-anoj estas kamaradecaj kiel de samklasanoj, neniel kiel de «samideanoj», tio estas esperantanoj. (Eksteraj formoj: sinturno estas «kamarado», saluto ne la forvivintaj «bonan tagon!» ktp., sed «liberon!»)

7075, 7076, 9864, 10 750.

¹) Redakcia atentigo. — La lingvaĵon de proponoj ni ne ŝanĝas. Sekve ni ne akceptas respondecon pri ilia lingva korekteco.

INTER NI

Ni ĉiuj scias, kiom la idista entrepreno malhelpis la esperantistan movadon. Plenmano da malspritaj fanatikuloj, aplombe parolantaj je la nomo de pseŭdo-scienco, ofte sukcesis atingi, ke homoj jam konvinkitaj pri neceseco de tutmonda interkomprenilo kaj pri vivebleco de artefarita lingvo, tamen lernis nek esperanton, nek idon.

Nun la idista movado likvidiĝas. Kelkaj idistoj tute forlasis la batalon, aliaj aliĝis al nova projekto de lingvo kaj ceteraj, pli saĝaj, simple eniras la esperantajn vicojn.

La batalo inter esperanto kaj ido daŭris dum 21 jaroj kaj finiĝis per plena malvenko de ido.

Sed oni erarus opiniante, ke la malbona influo de ido ne plu efikas sur nian movadon. En la interna vivo de nia lingvo sentiĝas ankoraŭ la pedanta logikemo enportita de idemuloj. Mi mem pente konfesas, ke dum kelka tempo mi forte estis influata de la idistaj kritikoj. Por obei ŝajnan logikon, ni tro ofte emas plipezigi nian simplan kaj flekseblan lingvon.

Zamenhof tre klare skribis: «Eksonis la sonoriloj en la granda blanka konstruo kaj multaj junaj knabinoj sin montris en la ĝardeno . . .» (Fabeloj de Andersen, pĝ. 56). Sed hodiaŭ niaj idemuloj skribas «konstruaĵo», pretekste, ke tio estas pli logika. Eble, sed konstruitaĵo entenus ankoraŭ pli da logikeco! . . .

Multajn similajn ekzemplojn mi povus citi por montri, ke la ŝajna logiko de idistoj kaj idemuloj malboninfluas sur la internan vivon de esperanto.

Viva lingvo devas obei la leĝojn de la vivo. Kaj tiuj leĝoj havas nenion komunan kun logikaj principoj aplikeblaj nur rilate abstraktojn. La vivo obeas la leĝon de minimuma peno. Tial la ordinara homo senkonscie ĉiam tendencas uzi por sin komprenigi nur la minimumon da lingvoelementoj.

Estas bone konate, ke scienculoj ne parolas la saman lingvon kiel ordinaruloj. Kio estas necesa en sciencaj verkoj, tio aspektas pedanta en la ĉiutaga uzado de nia lingvo.

La idista fuŝentrepreno fiaskis. Restas al ni tute senigi je la pedanta idismo, kiu enŝteliĝis en niaj vicoj . . . E. L.

Savu la esp. movadon inter kom. junularo de Sovetio!

Nuntempe la gazeto «KIM» eldonata de Kom. Junular-Internacio en Moskvo, diskutas pri intern. lingvo de la junularo. La redakcio k iuj K-doj parolas kontraŭ esp-o, k oni proponas studi naciajn lingvojn (anglan, francan, germanan). Sed la esp-istoj faras siajn respondojn. La polemiko donos bonan rezulton nur tiam, kiam la tutmonda junularo sendos sian opinion per leteroj laŭ adreso: Sovetio, Moskvo, Novaja ploŝĉad 6/8, al redakcio de «KIM». Ne forgesu vian devon! 6123.

Esperanto k anarkista junularo

La unua kongreso de la Anarkista Junulara Internacio okazis 29./30. majo en Huizen apud Amsterdamo. Ĉeestis delegitoj el 7 landoj. Oni akceptis principdeklaron kombinitan el 2 projektoj. Laste oni forte indikis la utilon de esp-o k rekomendis denove la lernadon, por ŝpari tempon k fortojn. La adreso de l’sekretariejo estas: M. Stevens, Shackletonstraat 16, I, Amsterdam-West (Holando).

ESPERANTO EN ARMENIO

Ĝis 1920 en Armenio ne ekzistis unu esp-isto, k oni ne sciis, kion signifas esp-o. En 1921 mi translokiĝis el Tifliso al Erivano, k jam en sekvanta jaro faris la proponon, fari esp-on deviga lernobjekto en lernejoj. Tiun proponon oni ne akceptis. Mi propagandis sole. En 1924 alveturis K-do Sevak, k ni komencis propagandi duope, inter laboristoj k en jurnaloj. Post multaj artikoloj en jurnaloj ni sukcesis en okt. 1924 malfermi kurson. Post nelonge ni povis organizi esp. societon de Armenio. Kursoj okazis ankaŭ en 1925 k 1926. En tiu jaro enskribiĝis 400 personoj. Esp.-armenaj lernolibroj estis elĉerpitaj, k oni lernis sen lernolibro, pro kio multaj forlasis la kursojn. Eldono de esp. armena lernolibro prokrastiĝis, k en pasinta sezono ni ne sukcesis organizi kurson. Mi disveturis en la provincetojn de Armenio k agitis por esp-o, legante ricevitajn salutleterojn de eksterl. lab-istoj. La kamparanaro multe interesiĝis k deziris lerni. Mi malfermis kursojn, kie estis oportune: en vilaĝoj Artaŝat, Ĉigdamlu k Beĝazlu. Same mi sukcesis malfermi kursojn en Takia en lernejo k en Aŝtarak por gelernantoj de superaj kursoj.

Artaŝes Ohanĝanjan (4999), Erivan, Armenio Sovetio.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

FRANCIO. Grenoble. La lab. esp. movado en tiu ĉi loko naskiĝis en okt. 1925. En la unua kurso (sen instruanto) finis la lernolibron 5 K-doj en 1926. Dua kurso en tiu jaro malsukcesis. Nova kurso malfermiĝis en okt. 1927. 8 Gek-doj daŭrigas la lernadon. En feb. 1928 nova kurso kun 6 komencantoj. La neŭtrala grupo laboras pli sukcese, ĉar ili disponas pri la gazetaro k Radio, kiu depost 1. apr. dissendas kurson. (7998). — SOVETIO. Nijnij-Novgorod. Dum pasinta vintro en N.-Novgorod laboris 18, en la gubernio 10 esp. ĉeloj k rondetoj. Je 1. aprilo en ĉiuj ĉeloj k rondetoj partoprenis 460 pers., el kiuj 248 estis membroj k amikoj (subtenantaj membroj) de SEU. El la ĉeloj plej bone laboris tiu ĉe Telefona fabriko je nomo de Lenin. Ĝi havis grandan korespondadon, eldonis sian murgazeton ktp. Estas notindaj ankaŭ ĉeloj en Sormovo (5), kiuj konsistas precipe el laboristoj, du ĉeloj en lernejo je nomo de Kropotkin (lernantoj), ĉelo de instruistoj ĉe la sama lernejo, ĉelo en Tatara Pedagogia Teknikumo, 3 rondetoj en ruĝa armeo ktp. Dum feb. k marto Gubernia K-to de SEU aranĝis varban konkurson, rezulte de kiu je 1. junio la nombro de membroj de SEU kreskis ĝis 267 (71 aktivaj k 186 — amikoj). Bedaŭrinde ne ĉiuj ĉeloj tre aktive partoprenis la varbadon, alie la nombro povus esti ankoraŭ pli granda. Dum junio—sept. Gub. K-to de SEU aranĝas konferenc-kursojn por ĉelgvidantoj, por dum venonta jaro ankoraŭ pli aktivigi la laboron en ĉeloj. Preskaŭ en ĉiuj urbaj ĉeloj dum vintro funkciis elementaj kursoj, krom tio ĉe urba k Kanavina (apudurbo) komitatoj de IRH kombinitaj kursoj, dum kiuj IRH-anoj studis IRH-movadon k esp-on. Granda atento estis dediĉata al praktika utiligo per SAT. Dum la duonjaro estis ricevataj 310 leteroj kaj forsenditaj 479, publikigataj en la gazetaro salutleteroj al Oktobra Revolucio, al la tago de Ruĝa armeo, al la 5-jara jubileo de IRH, al 1. majo. Estis organizata kunligo de lokaj organizoj de IRH kun eksterlandaj. Estis presataj dum 6 monatoj 51 leteroj, artikoloj, notoj el Esp-Servo ktp., kiuj dividiĝas jene: «Nijegorodskaja Kommuna»: 35; «Krasnij Sormoviĉ»: 6; «Molodaja Ratj»: 5; Nijegorodskij Rabselkor»: 4; «Smiĉka»: 1. En murgazetoj estis publikigataj 23 leteroj, notoj ktp. SAT-anoj helpis al K-do Krouch, membro de CK de Amerika Kom. Junularo, dum lia estado en N.-Novgorod, tradukante liajn paroladojn ktp. Gub. Kom. de IRH dissendis specialan leteron al ĉiuj organizoj de IRH en la gubernio, en kiu ĝi rekomendas uzon de esp-o. En la Gub. Kom. de IRH estis elektata reprezentanto de SEU. 18. marto SEU-komitatano faris salutparoladon dum solena kunveno de IRH, post kiu sekvis esp-lingva kantado de «Internacio» k «Muro de Komunanoj». plenumita de esp. horo. Per radio estis farataj du paroladoj, el kiuj unu estis rus- k esp-lingva kun posta esp. kantado. De sept. estos malfermataj radio-kursoj. Dum 6 monatoj estis vendataj 604 lernolibroj k vortaroj k 109 ekz. de aliaj libroj. Sume 713 ekz. 27. majo okazis urba kunveno de SAT-anoj, dum kiu unuanime estis decidate opinii necesa plialtigon de SAT-kotizo je ⅓. La kunveno rekomendis al ĉiuj SAT-anoj jam por 1927 pagi aldone al la kotizo 25 kop. Estis priparolata ankaŭ projekto pri interrilatoj de SAT k LEA-oj. La kunveno opinias la projekton de SAT bone solvanta la problemon.

Esp. organizoj translokiĝis en novan ejon: Osipnaja 22, Nijnij-Novgorod. Kunvenoj okazas vintre ĉiudimanĉe de la 2-a ĝis la 5-a k somere ĉiuvendrede de la 7-a ĝis la 10-a vespere. Ĉiuj pretervojaĝantaj esp-istoj estas petataj viziti ĝin.

— pàgina 8 —

INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO

organo de Tutm. Asocio de Geinstruistoj Esp-istoj (TAGE), n-o 4/5 estas sendita al 3000 esp-instruistoj. Tiu propaganda n-o aperigas valorajn artikolojn de prof. P. Bovet, direktoro de la Instituto J. J. Rousseau, pri la Intern. Oficejo de Edukado, de prof. d-ro Dietterle, membro de la Intern. Centra Kom., pri la laboroj de IALA (International Auxiliary Language Association – Usono) k ilia rezulto tre favora por esp-o. En speciala alvoko prof. Dietterle instigas la esp. instruistojn kolektiĝi en TAGE pro la tre necesa organizita laboro por esp-o en lernejo k instruistaro. (Vidu ankaŭ anoncon en tiu ĉi n-o).

NIA POSTO

9627. — 1. Mi komprenas vian indignon pro la mallojala atako kontraŭ esp-o en via fakgazeto. Ne utilus tamen, se mi respondus en «S-ulo». Vi mem aŭ iu alia ALLE-ano devas rebati la fuŝargumentojn en la gazeto mem en kiu aperis la atako. Cetere tempo absolute mankas al mi. — 2. Pri la famaĉo, ke SAT estas «komunista propagandaparato», ĉu decas respondi? Ĉiu sincera homo ja bone scias, ke nia Asocio estas tute sendependa k staras neŭtrale super ĉiuj lab. partioj. Sed estas sendube personoj, kiuj havas ian intereson disfamaĉi tiun malveron. E. L.

641. — Ne necesas resendi la artikolon. La elspezoj nur estis tiuj por sendo de ordinara presaĵo. Red.

KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

BRITIO

K-do Arthur Whitam (1351), Labour Club, Cornholme, Near Todmorden, realiĝas al SAT k serĉas laboron kiel teksisto en Sovetio. Notu la adresŝanĝon!

ĈEĤOSLOVAKIO

— Per anonco en «S-ulo» (185) mi ricevis multajn koresp. proponojn el Sovetio. Ne estis eble resp. tuj al ĉiuj k mi petas pardonon de K-doj nericevintaj ankoraŭ resp. de mi. — Carlo Jirka, Ĉ. Budějovice.

— PM-valorojn mi interŝ. kun tuta mondo. Mi posedas multajn PM por elekto. Resp. garantiata. Adr.: Josef Singer, Fabrikstr. 23, Elbogen.

FRANCIO

K-do Julien Dupaquier, Avosnes par Vitteaux, Côte d’Or, dez. koresp. kĉl., krom Germanio, L, PI. Resp. certe.

GERMANIO

K-do Max Renner, Hertigswalder Str. 14, Sebnitz i. Sa., dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. L, PI.

HISPANIO

K-do Antonio Nadal, str. Huertos, 26—2º, Palma de Mallorca, interŝ. PM, kĉl., tuja k nepra estas mia respondo.

LATVIO

Atentu! — Latvia Lab. Esp. Societo, Filio de Liepaja intencas aranĝi koresp. vesperon. Ni petas sendi al ni L, PK, bfl., k esp-aĵojn por la ekspozicio. Sendu multnombre! Resp. garantiata. Adr.: K-do Z. Plaks, Poŝtkesto, 253, Liepaja.

LITOVIO

K-do J. Kaĉinskas, Kaŭliniu, g. 12, Radviliškis, dez. koresp. kĉl. gelaboristoj, L, PI, certe resp.

SOVETIO

— Atentu! K-do A. Nikitin, Timaŝevo, Samara gub., dez. koresp. pri lab. vivo, labormovado kĉl. kun lab. organizoj, L, PK, fotoj, gaz., jurn., necesas daŭraj korespondantoj. Resp. garantiata.

K-do I. Rojnov (laboristo), ul. 3 Ijula 36, kv. 2, Leningrad, dez. koresp. kĉl. pri lab. vivo.

K-do Geo Teterin, ul. Kr. Zorj, 19, kv. 16, Leningrad, dez. koresp. kun kom. kaj social. gejunuloj.

— Gekursanoj de pedteknikumo emas daŭre koresp. pri ĉt. kĉl. precipe pri socipolitika k pedagogia temoj. Certe resp. Adr.: Pedagogia Teknikumo, Barnaul (Siberio).

K-dino Ugijumova E., str. Proletarska, 159, Barnaul (Siberio), dez. koresp. kĉl. junularo k virinaro pri ĉ. temoj.

K-do Kozlov, str. 5, Altajska, Barnaul (Siberio), interŝ. L, PI, PM, kĉl. (juna amatorpentristo). Resp. garantiata.

K-do I. Belozjoreev «Promsojuz», Barnaul, interŝ. L, PI, kĉl., pri lab. k politikaj temoj. Resp. garantiata.

K-do B. Kalinin, str. Nikitinska 79, Barnaul, dez. interŝ. NUR PM.

K-do P. Ĥozov (laboristo 20 j.), str. Nikitinskaja, 171, «Probeda», Barnaul, interŝ. L, PI, pri junul. k lab. temoj. Resp. garant.

K-do B. Breslau, Volhonka, 6, kv. 8, Moskvo 19, dez. koresp. L, PI, precipe kun partoprenontoj de Göteborga Kongreso por antaŭe konatiĝi. Nepre resp.

K-do V. Kostrinin, Peski, Klub Postrojka, Ivanovo-Voznesensk, dez. koresp. kĉl., L, PI.

K-do K. Mironov, vil. Petrikovka, Rajispolkom, distr. Dnepropetrovsk, dez. koresp. kĉl.

— Al K-do Kurt Straube sendas saluton Paŭlo Ketov k petas noti la novan adreson.

SAT-anoj korektu en «Jarlibro 1928» mian adreson: anstataŭ «Sennoj 45» skribu «Sadovaja 59». Paŭlo Ketov (SAT-ano 10 008 — Ustkamenogorsk).

K-do G. Morderer (junkomunisto), bulvardo de Ŝevĉenko, 6/3, Kiev, dez. koresp. kĉl.

K-do S. Kaganovski (presisto, 22-jara), Jilanska str. 89-a/3, Kiev, interŝ. L, gaz. kĉl. Resp. garantiata.

— Esperanto-rondeto, Proletarska str. 69, ŝkola Zavod, 3, im. Ratmanskogo, Kiev, dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.

— Atentu ruĝfrontanoj! Mi tre bezonas koresp. kun franclandaj ruĝfrontanoj, ĉiam resp. Adr.: Kiev, Kreŝĉatikski pr. 5, 1-b, al Leo Golovanevski.

— Esperanto-rondeto ĉe klubo de presistoj, Klub Drukariv, str. de Vorovski, 42, Kiev, dez. koresp. Resp. garantiata.

K-do Miropolski, Remeslona str. 6, Smola, Cerk. okr., dez. koresp. kun kom. junuloj k partianoj. Resp. garantiata.

— Lab. Klubo de im Lenin ĉe Proletara Sukerfabriko, dez. koresp. kĉl. lab. kluboj pri ĉ. temoj k. lab. vivo. Resp. garantiata. Adr.: Timaŝevo, Samara gub., Laborista Klubo al K-do Starkov.

[REKLAMO p.8] 3000 Esperanto-Instruistoj ricevis propagandnumeron 4/5, 1928 de Internacia Pedagogia Revuo oficiala organo de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistoj (TAGE). 3000 Esp-o-Instruistoj organiziĝu en TAGE, abonante IPR, por sukcesigi Esperanton en Lernejo k. Instruistaro. Jarabono nur 3 germ. mk. Kiu ne ricevis la propagandn-on, skribu tuj al M. Goldberg, Leipzig S 3, Frohburger Strasse n-o 68 (Germanio).

SVISIO

— La Club ouvrier d’èchecs, dez. koresponde ŝakludi. Adreso: Cercle Ouvrier, Lausanne.

ATENTU!

Jenaj gek-doj dez. koresp. pri ĉ. temoj: Willi Rothe, Max Pohlers, Karl k Herbert Mühleisen, Milda Kramer k Hans Wienhold. Adr.: Lab. Esperanto Grupo «Fajreroj», gastejo Kotsch, Remse a. d. Mulde (Germanio).

● Atentu la informon! ●

Ni organizas laŭ produktada sistemo novajn SEU-ĉelojn ĉe

  1. Administrejo de Samara-Zlatousta fervojo (adreso: K-do Afanasjev, USSR, Samara, Vilonovskaja 110, kv. 5).
  2. Tutaj fervoj- k distrikt-komitatoj de fervojista profunuiĝo ĉe la fervojo (K-do Jefremov, Samara, Vokzal, centralnij telegraf).
  3. Servo de vojo ĉe stacio Samara (K-dino Nikitina; Samara, Vokzal, hoz.-mat. otdel.).
  4. Lokomotivtenejo (K-do Necenko, Samara, Novo-Sovetskaja, 365/44, Leningradskij per.).
  5. Servo de ekspluatado ĉe stacio Samara (K-do Jermakov, Samara, Uralskaja 28, kv.6).
  6. Fako de sanigado ĉe administrejo de l’ fervojo (K-do Gureviĉ, Samara, Pesoĉnij pereulok 2, kv. 2).

Plej ĉefa tasko de l’ ĉeloj estas internacia korespondado por la laborkolektivoj (vivo, stato, laboro de gelaboruloj ĝenerale k de la fakoj aparte same pri virinoj, gejunuloj; politikaj k sociaj demandoj; IRH, korpkulturo ktp.). La korespondaĵoj estas vaste utiligataj en murgazetoj, en komunaj kunvenoj de l’ gelaboruloj kolektivoj. Finfine la ĉeloj devas entiri tutan gelaborulan kolektivon en intern. kolektivan korespondadon. — Sen via kunlaborado la ĉeloj ne sukcesos plenumi la taskon. Do, helpu ilin per viaj korespondaĵoj.

Komisiite: B. Jeleznjakov (5583).

ENHAVO:

paĝo
Maxim Gorki pri proleta verkisto 319—20
Letero el Kanado 320
Bretonio al la bretonoj 320
Inaŭguro de monumento por Ferdinand Lassalle (Lasal) en Vieno 320
La koloniigo de Nova Gvineo 321
La kamparana potenco en Belgio 321
Mia vojaĝo en Germanio 321—22
Parizo kaj la parizanoj 322
Sennaciula Sporta Paĝo 323
Tra Esperantio 324—26
Korespondado, anoncoj 326

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 197, 12 de juliol de 1928

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

4-a Jaro. N-o 197 — APERAS SEMAJNE — 12. Julio 1928

[BILDO p.1 | 7,5,90,29] Kapo de la gazeto: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» super la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO» kaj la granda ornama titolo «SENNACIULO».

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanti — SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e — ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerchner

LA LABORISTO EN USONO

Pri la bona situacio de la laboristo en Usono oni certe jam aŭdis multegon. Miloj da enmigrintoj venas ĉiutage, kaj ĉiuj atendas trovi la promesitan landon de oro. Kion ili trovas? Oron, jes, por kelkaj, sed por la plimulto laboron, multe pli intensan ol en Eŭropo.

Estas tri specoj de laboristoj en Usono, rilate enspezon, nome: 1. Bone pagataj, 2. Malbone pagataj, 3. Senlaboruloj (nepagataj). Ne ekzistas statistiko pri la nombro de bonpagataj laboristoj, ĉar ne tutlaboristaro en unu industrio aŭ fako estas bone pagata, sed nur kelkaj individuoj en ĉiu fako, ĝenerale la plej spertaj. Ni prenu unu ekzemplon. Oni ĝenerale diras, ke konstrulaboristoj estas bonpagataj en Usono. Jes, la spertuloj, kaj tiuj nur en favoraj cirkonstancoj. Multegaj helpantoj, transportistoj, lernantoj, k. a. estas pagataj tre modeste. La bonpagataj ĝenerale nur laboras 200 labortagojn dum la jaro (pro pluvoj kaj vintra sezono). Multaj laboras malpli ol tio. Kelkaj favoratoj en grandurboj povas labori la tutan tempon, t. e. ĉirkaŭ 300 labortagoj, sed tiuj estas tre malmultaj. La tuta nombro de konstrulaboristoj en Usono el ĉiuj specoj estas du milionoj. Certe ne pli ol unu dekono el ili estas bone-situaciaj, el ĉiuj fakoj eble du milionoj.

En tuta Usono estas kvardek milionoj da laboristoj. Senlaboruloj estas tiun ĉi jaron kvar ĝis kvin milionoj, ni diru kvar milionoj. Se la du milionoj da bonpagataj laboristoj dividus sian salajron kun la senlaboruloj, ili ĉiuj nur havus trionan salajron! Ĉiuj aliaj, 34 milionoj, estas malbone pagataj, t. e. ili apenaŭ perlaboras sufiĉe por vivteni sin kaj naski idaron. Ke tiuj ĉi laboristoj vere ne ricevas pli ol absolute necese, estas garantiate per la fakto, ke iu ajn el la kvar milionoj da senlaboruloj estas ĉiam preta preni la lokon de falinta batalanto. Se iu petas plialtigon de salajro, li ricevas piedbaton: Eksteren! Envenas malsatinto, kiu volonte laboras por iu ajn prezo.

Sed iu min demandas laŭte: Mensogon ĉu vi ne diras? Ĉu la enmigrintoj venintaj al Usono ne restas tie preskaŭ ĉiuj kaj venigas siajn parencojn? Kiel povas esti? Pro la simpla afero, ke la sagacaj amerikaj ekspluatistoj ĉiam zorgas doni laboron al novevenintoj, ĉu ili venas el eksterlando ĉu el aliaj lokoj usonaj. Tion ili faras, ĉar ili volas, ke multaj venu; tiele garantiante al ili multnombran laboristaron, certe malkaran. Unu konkreta ekzemplo: laboristo juna el Rockford (ŝtato Illinois) estis en Kalifornio kaj vidis anoncon, ke oni bezonas laboristojn por la meblofabrikoj en Rockford. Bone, reveninte hejmen, li iris al la koncerna laboroficejo kaj demandis. La respondo estis «ne», oni ne havas laboron por li. Sed kiam li rakontis, ke li estas vidinta la anoncon en Kalifornio, tiam ili diris: «Ho, ĉu vi venis el Kalifornio? En tiu okazo ni havas laboron por vi.» Sed la malnovajn loĝantojn de Rockford oni lasas sen laboro.

Alian aferon ni havas tie ĉi en Usono, kiun vi eŭropanoj verŝajne ne suspektis. Ni nomas ĝin «opportunity». Tio estas angla vorto signifanta «ŝanco». Ĉiu homo havas ŝancon fariĝi milionulo, prezidanto de la respubliko, io ajn. Kaj oni fiere montras al kelkaj, kiuj vere estis malriĉaj kaj fariĝis riĉaj, kaj diras: «Vi povas fari la samon, se vi deziras. Ameriko estas la lando de la bonŝanco.» Kiam ili diras tion al mi, mi respondas, ke ĉiuj devus fari tiel, kaj baldaŭ ĉiuj estos riĉuloj. Ĉiuj vivos bone ĝuante la vivon, veturante en luksaj aŭtoj kaj loĝante en grandaj hoteloj, kun bonaj manĝaĵoj, belaj virinoj ktp., kaj ne ekzistos plu laboristoj, kiuj nur servas por fari la vivon malgaja. Mi povas paroli tiel dum tuta horo, kaj la stulta, de la kapitalista lernejo tiel bone edukita usonano eĉ ne suspektas, ke mi ŝercas kun li. Li kredas, ke vere estus eble havi bone funkciantan socion konsistantan el nuraj riĉuloj, kiuj ne bezonus labori, ĉar ili ja havas sufiĉe da mono por vivi de la rentoj.

Bone, bone, diras iu, tio estas nur predikado. Diru al ni malkaŝe, ĉu estas vero aŭ ne, ke la usonanoj aĉetis jam dudek milionojn da aŭtomobiloj? — Jes, vere. La plej multaj estas tiuj de Ford, kiuj kostis novaj ĉirkaŭe kvincent dolarojn. Sed kvincent dolaroj ne estas granda sumo. Per ĝi laborista familio ne povus vivteni sin pli ol kvar monatojn. Cetere la plej multaj aĉetis siajn aŭtojn laŭ la amortiza sistemo. Ili pagas la duonon de sumo, poste ili trovas, ke ili ne povas pagi plu, tiam ili vendas la «maŝinon» al iu, kiu volas pagi la restaĵon kaj doni al la vendanto ian trinkmonon da dek dolaroj, aŭ dudek.

La aŭtomobilo estas bonega rimedo por teni la laboristojn firme en la mano kiel sklavojn. Ĉar, kiu havas aŭtomobilon, tiu devas por pagi nepre labori por iu ajn salajro, por ne perdi la aŭton. Per la sama amortiza sistemo oni ankaŭ vendas lavmaŝinojn, kudromaŝinojn, eĉ meblojn, vestaĵojn ktp. Sed la homoj per tio restas pli sklavaj, ĉar ili nepre devas labori: ili eĉ ne povas paroli pri striko, ne eĉ pri memstara senlaboro dum kelkaj tagoj, por serĉi pli bonan laboron. Ne, se ili faras tion, ili ne povas fari la plej proksiman pagon al la agento de aŭtoj. Jen la sekreto: La kapitalistoj usonaj trovis la plej bonajn metodojn por certigi al si la laboristojn. Por tio ili havas bonan intelekton.

Karl Fröding (Rockford).

— pàgina 2 —

328 — SENNACIULO

PARIZO KAJ LA PARIZANOJ

IV

Parolinte en la lasta parto pri la amuziĝema pariza popolamaso, mi ne kreu la imagon, kvazaŭ la parizanoj ne ŝatus labori. Certe la laboro sub kapitalistaj kondiĉoj kaj por kapitalista profito estas maldolĉa afero por ĉiu klaskonscia laborulo. Sed efektive, laŭ sia naturo, la parizano estas tre laborema. Bedaŭrinde pro tio oni ofte trovas la ignoron de l’ 8-hora labortago. Mi ne parolas pri la laborado en la industrioj. Pri ĝi mi ne havas personajn sciojn kaj impresojn. Sed nenie en la ĝenerala publika vivo mi trovis tiom da diligenteco kiom en Parizo. La loĝantoj tre frue ellitiĝas kaj tre malfrue enlitiĝas, estas mia impreso. Precipe la komercistetoj, la butikistoj ne konas ripozon. Mi povas aĉeti komercaĵojn je la 7-a matene, kaj ankoraŭ post la 8-a vespere. Dimanĉan ripozon la plej multaj el ili ne konas. La religia trankvileco kaj «sankteco» de l’ dimanĉo ne ekzistas ĉi tie. Estas ia senhalta malkvieteco en la loĝantaro, kiu pelas ilin labori kaj labori… Tial oni vidas ankaŭ dum dimanĉoj multajn homojn en laboristaj vestoj. Kaj ĝenerale regas en la sinvestado nenia trudemo, tre granda libereco, kiun mi ne atendis trovi, havante la antaŭkonceptitan opinion, ke la pariza modo, kiu diktas al la tuta mondo la sezonajn vestaĵojn laŭ arbitra gusto, regas plej severe en Parizo mem. Sed fakte tio valoras nur por tiu parto el la loĝantaro, kiu estas sufiĉe monhava kaj ambicia, por imiti la modajn malsaĝaĵojn ordonatajn de la vestaĵaj trustoj.

Sed eĉ la plej malzorge vestita laboristo ŝatas la bongustan manĝon kun ĉiuj delikataĵoj de la franca kuirejo, kiu tre diferencas de la germana aŭ sovetia. En tiu rilato mi faris interesajn observojn ĉe la infanoj. Dum infanara ekskurseto oni piknikis¹) (bedaŭrinde mankas tiu vorto en niaj vortaroj) en herbejo. La infanoj ne nur elpoŝigis ovojn, ŝinkon, kolbason kaj panon, sed la plej delikatajn nutraĵojn, la francajn fromaĝetojn, rafanetojn kun butero manĝatajn, sardenojn en oleo kaj multvariajn specojn da kukoj kaj biskvitoj. Kaj ĉion ili ĝuis kun kompetentulaj mienoj. Mi citu kompare, ke en Germanio, kiam la infanoj ekskursis, ili kutime nur manĝis pantranĉojn kun margarino kaj kolbaso, jen ĉio, — kaj trinkis nigran kafon. (Ĉi tie ili trinkas vinon miksitan kun akvo.) Rilate al la trinkado mi konstatis je mia miro, ke la infanoj eĉ dum varma tago ne trinkis grandajn kvantojn da fluidaĵo. Pokaleto plene sufiĉis al ili, duan ofte ili rifuzis. En Germanio la infanoj dum varmaj tagoj estis tro pretaj trinki tutajn sitelojn plenajn da akvo. Certe unu konsiderinda kaŭzo estas la diversmaniera nutrado, pro kio en Germanio la stomako postulas pli da trinkaĵoj…

Laŭ la karaktero de l’ parizano oni trovas en Parizo multajn malgrandajn entreprenojn kaj laborejojn, la metiistan kapitalismon. Certe laŭ sia individuema ideologio la parizano kontraŭstaros laŭeble la mekanikigon de la laboro kaj la modernajn (usonajn) raciigajn metodojn. Sed en unu bulvardo mi trovis signon de la plej nova tempo, reklamon de la konata Citroën-aŭtomobilfabriko laŭ tute Forda modelo, kun klarigo de l’ fabrikaĵo per ĝia struktura elmontro sur elektra turniĝanta rulilo kaj per laŭtparolilo. Tiu reklamo allogis tre multajn personojn. La moderna kapitalismo kun siaj monopoloj kaj trustoj ĉi tie kiel ĉie en la mondo forpelos kun la tempo la malnovajn formojn kaj ŝanĝos sekve la laboriston kaj la laboristan movadon…

Mi ĉi tie dum la elekta periodo konatiĝis kun la politika vivo de la diversaj partioj. Mi admiris la disciplinon kaj toleremon rilate al la gluado de afiŝoj. Oni starigis specialajn lignajn tabulojn, por ĉiu partio, unu apud la alia, antaŭ la balotejoj kaj en aliaj videblaj lokoj (placoj ktp.); kaj la elektontoj povis rigardi kaj kompari. Mi ne rimarkis, ke oni difektis aŭ forŝiris reciproke la afiŝojn aŭ surgluis la propraĵojn sur la malamikajn. Ankaŭ mi ne rimarkis, ke oni afiŝis sur nepermesitaj lokoj. En Germanio tian disciplinon dum elekta periodo mi ne povis observi.

Ĉiuj laboristaj organizoj estas relative malfortaj en Parizo, kvankam la laboristaj partioj ricevis sufiĉe multe da voĉoj dum la balotado. En la orientaj laboristaj kvartaloj mi trovis la plej fortan organizon, kaj kun ĝojo mi rimarkis la belan kooperativan domon kreitan de la laboristaro, «La Bellevilloise», 23, Rue Boyer, en kiu ankaŭ troviĝas la sidejo de SAT. De tie eliras radiado de ruĝa suno sur la ĉirkaŭajn laboristajn kvartalojn, kiuj estis la lastaj defendcentroj en la bataloj de la Pariza Komuno. Havante sian sidejon en tiu konstruo, SAT kvazaŭ simbole montras, ke ĝi ne volas esti sekto aŭ aparta grupo, sed ke ĝi el inter la laboristaj amasoj elkreskis kaj inter ili celas agitadi per sia interfratiga lingvo por la kleriĝo kaj edukiĝo de l’ tutmonda Proletaro…

Post legado de tiu skizeto unu aŭ alia K-do eble demandus min, kiujn observojn mi faris pri la varbebleco inter la parizaj laboristoj al esperanto kaj SAT. La unuaj pioniroj de la laborista esperanta movado kaj de SAT en Parizo povus rakonti multon pri tio. La malfacilaĵoj en la unuaj jaroj post la milito estis tre grandaj, kaj nur antaŭ nelonga tempo oni komencis rikolti la fruktojn de la peniga varba laboro. Hodiaŭ la Pariza Lab. Esp. Grupo bone prosperas kaj ĵus naskis du subgrupojn kvartalajn kaj unu esperantan klubon.

Nubo.

¹) Improvizi manĝon (kutime malvarmmanĝaĵon sub libera ĉielo.

★

LETERO EL ARGENTINO

Kompletige al la letero el Argentino, publikigita en n-o 195, ni donas ankoraŭ kelkajn komunikojn pri la granda striko, kiujn ni ĉerpas el freŝdate ricevita letero de la sama K-do. Ni ne presigas ĝin tute, ĉar temas pri loka batalo, kies daŭro ampleksas nur mallongan periodon, dum ni preferas por «S-ulo» artikolojn kun ĝenerala priskribo pri laboristaj vivstato kaj kondiĉoj dum pli longa periodo en iu regiono. Red.

Post dekkvin tagoj da heroa lukto la havenlaboristoj de la urbo Rosario venkis en sia granda striko. Ili ne nur atingis plibonigon de la laborkondiĉoj, sed ankaŭ plialtigon de salajro. La cedon de la entreprenistoj oni atingis per proklamo kaj efektivigo de ĝenerala striko, kiun oni intencis apliki dum 24 horoj, sed kiu fakte daŭris 2 tagojn pro pliakriĝo de la situacio. La 21-an de majo ĝi komenciĝis, la urbo havis eksterordinaran aspekton. Nur kelkaj tramoj riskis eliri akompanataj de armitaj policistoj. Ilia cirkulado estis ĉesigata per la decidemo de la laboristoj, kiuj atakis ilin per ŝtonĵetadoj. Precipe la knaboj montris sin tre lertaj en la plenumo de tiu tasko. Sekve oni arestis ankaŭ multajn infanojn, kaj unu 14-jara knabo (Leonardi) estis mortpafata de policisto. Tiu okazo pli ekscitegis la spiritojn, oni komencis detrui la relojn, bruligi kelkajn tramojn, disrompi elektrajn lampojn kaj la vitrojn de l’montrofenestroj de la magazenoj. La laboristaj organizoj kunvenis kaj decidis daŭrigi la ĝeneralan strikon je nedifinita tempo. La enterigon de la knabo ĉeestis miloj da gelaboristoj. Neniu riskis malrespekti la strikdecidon. Eĉ la komercistoj ne malfermis la pordojn de siaj butikoj. Nur kelkaj bankoj estis malfermitaj sub la gardo de soldatoj. Nek lernejoj, nek teatroj, kinoj nek aliaj plezurejoj funkciis en tiuj tagoj. Mankis viando, legomoj, lakto, pano ktp. La stratoj fariĝis malpuregaj. La 22-an la eksportfirmoj per la prezidanto de la Komerca borso deklaris sin pretaj akcepti la kondiĉojn de la laboristoj, kaj oni komencis eklabori la 23-an matene. Sed ankoraŭfoje antaŭ fininterkonsento pri kelkaj punktoj la entreprenistoj provis trudi sian aŭtoritatan vidpunkton, ankoraŭfoje ĉesis la tuta laboro por duontago.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 329

Fine, posttagmeze, mirigitaj pri la modela solidareco de l’ proletoj, ili submetiĝis.

Samtage eksplodis en la musolinia ĝeneral-konsulejo bombo, kiu kaŭzis multajn mortintojn kaj vunditojn, pri kio vi jam legis en la tutmonda gazetaro.

Ivan Miliĉiĉ Ivotov (1933).

★

Kiel metilernanto en AEG

«Emo kaj amo al la afero igis nin elekti profesion en la metalindustrio» (El mia unua diktajo en la AEG-fabriklernejo).

1. La fabriklernejo

La AEG (germ. Allgemeine Elektrizitäts-Gesellschaft=Ĝenerala Elektro-Societo) estas moderna grandfabriko, en kiu la perfektigo de la lernantoj ne okazas en la fabriklaborejoj dum la unuaj tri jaroj, sed en speciala fabriklernejo. Proksimume 600 metilernantoj estas en tiu ĉi lernejo. Du fabriklernejaj direktoroj, unu lerneja direktoro, sep instruistoj, 1 supermajstro, 10 majstroj kaj kelkaj vicmajstroj gardas la lernantojn kaj zorgas pri ilia perfektiĝo.

2. Sub la «patra edukrajto de l’ instrumajstro»

Apenaŭ komencinte mian profesian karieron kiel lernanto en AEG mi baldaŭ rimarkis, kiaspecan protektadon kaj zorgon ĝuas la lernantoj. Mi travivis, ke lernanto estis batata de iu majstro tiel, ke li grave malsaniĝis. Mire vi demandos: «De kie la majstro prenis la rajton bati la lernbubon? Kaj eĉ en fabrikego pretendanta kontentigi ĉiujn postulojn de l’ nuntempo?» Ankoraŭ hodiaŭ validas la paragrafo 127 a) de l’ metiregularo tutregna, laŭ kiu la lernanto estas subordigita al la «patra edukrajto de l’ instrumajstro». Ni do nur vidas, ke tiu ĉi majstro praktikis sian rajton!

3. La laŭorda plendvojo

Certe ja, ankaŭ ni metilernantoj havas rajtojn, ekz. la rajton plendi. Post nia eniro ni baldaŭ eksciis, kian aspekton tia plendo devas havi. Unu el la du fabriklernejaj direktoroj proprapersone donis al ni informojn pri tio. «Se vi intencas plendi», tiel simile li diris, «ne ĉiam tuj kuru al la direktoro. Priparolu la aferon unue kun via patro; se la patro ankaŭ opinios, ke vi estas traktitaj maljuste, tiam li ja povas paroli kun la koncerna sinjoro. Se interkonsento ne okazos, tiam via patro povas direkti sian plendon al la supermajstro. Se ankaŭ tiu ĉi provo fiaskas, tiam estas ankoraŭ sufiĉe frue, prezenti la plendon al la direktoro. Mi opinias, ke vi tiamaniere evitas multe da ĉagreno, kaj la laŭorda plendvojo tamen estas priatentita.

4. Oni … ĉion toleru!

Alia direktoro paroladis al ni, komencinte sian oficon, finante per jenaj vortoj: «Kaj, miaj karaj junuloj, ĝuste al vi kiel la pli aĝaj, mi insiste rekomendas, ne malbonigu niajn junulojn! Ne instruu al ili la malbelan frazon: «Oni toleru nenion»! Tiu ĉi direktoro do ankoraŭ pligravigis la signifon de siaj konsiloj, ĉar kiu ĉion akceptas kaj toleras, por tiu eĉ la plej laŭorda plendvojo estas superflua lukso. Tiuj ĉi admonoj ja certe estis ĝustalokaj por konservi la pacon, ĉar en la fabriklernejo okazas tuta vico da aferoj de ni ne tre volonte tolerataj. Insultvortoj estas ĉiutagaĵoj. «Porko maljuna, mi frakasas vian kapaĉon per la fera rompstango»! La majstro, kiu dediĉis tiun ĉi insultvorton al juna kolego, estas membro de la «Societo por klerigo kaj esploro».

5. Politiko malbonigas la karakteron

La prizorgo al ni direktita en la fabriklernejo, ankaŭ etendiĝis al nia spirita bonfarto. «Tute ne zorgu pri politiko!» «Politiko malbonigas la karakteron!» «Havante tian aĝon kiel vi, vi tute ne rajtas pensi pri politiko; por tio vi devas atendi ĝis vi estos 21-jaraj. Nunmomente vi unue atentu vian profesian perfektiĝon. Kaj antaŭ ĉio, sportadu!» Por la sporto oni donis al ni sufiĉe da okazoj kaj instigoj. Du devigaj gimnastikhoroj estis alvicigataj al la instruplano, libervolaj gimnastikhoroj krome aliĝis. La firmo grandstile propagandas por la AEG-bokssporta asocio kaj por la metilernanta sportligo. Sportejo estis konstruata. Varbafiŝoj estis fiksataj sur la nigra tabulo. «Metilernantoj, akiru la regnan junularinsignon!» ni legis tie, kaj, «Partoprenu la sportfeston de l’ metilernanta sportligo!» … Naĝfesto, Sportfesto! Traarbara kurado! «Malpezatletikaj konkurbataloj kontraŭ Siemens!¹) Venu ĉiuj!» Poste estas disdonitaj tie honorigaj insignoj, medaloj, diplomoj. La direktoro venis proprapersone por gratuli la premiitojn.

(Finota.)

¹) Alia Berlina grandfabriko.

LA AVENTURO DE SAKARA

Sakara venis de Azio al la universitato de Vieno. Li aspektis agrabla, kvankam iomete mallerta, kaj ĝenerale li amis la homojn. Li jam bone parolis la germanan lingvon, kaj li estis ankaŭ favorato ĉe la mastrino, kie li loĝis.

Tiam okazis, ke li ricevis leteron de sia hejmo. Sur la letero ekaperis du hipnotaj okuloj, kiuj komencis paroli: «Sakara, ne forgesu, ke vi estas bonedukita junulo. Vi konsideru la postulon de la tempo, kiu estas: ‘Amu vian nacion kaj malamu la fremdulojn’. Alikaze, la malbeno de viaj gepatroj, via reĝo kaj via popolo trafos vin.»

La letero fortege influis Sakara-n. Li provis aĉeti al si nacivestojn, sed estis neeble trovi la serĉitaĵon. Tiam li vestiĝis per naĝpantaloneto, ĵetis eksteren sian mastrinon, ĉar ŝi ja apartenis al la malamataj fremduloj, kaj foriris.

Ĉiu homo, kiun li preteriris, turniĝis kaj ridegis, sed Sakara obeis obstine la ordonon de la letero. Sakara malaperigis sian nomon el la libroj de la universitato, poste li sidiĝis sur benkon, prenis sian gentlibron kaj studis sian devenon. Subite li furioziĝis kaj kuregis al klubo de Vienaj naciuloj. Li timege prezentis al ili sian nacidevenon, kiu estas jena: lia patrino estas franca negrino, lia patro havas rus-japanan devenon. Kion li nun faros?! Li do estas miksaĵo el kvar nacioj. La Viena naciularo donis al li la konsilon disigi sin en kvar partojn.

Sakara kolektis el la plej diversaj lokoj objektojn kaj aranĝis inkvizician tribunalon, antaŭ kiu li estis disigata en kvar partojn dum ĉeesto de nobla publiko. La kvarpartigita Sakara iris tiam al pentristo, kiu pentris liajn apartajn nacierojn. La parto de negra deveno fariĝis nigra, la franca rozkolora, la japana flava kaj la rusa blanka. Kaj por ne intermiksi la partojn, li surmetis al ili etiketojn kaj vestis la apartajn naciero­jn per naciaj kostumoj.

Venis nokto, sed estis neeble dormi, ĉar la nacieroj furioze diskutis naciismon. Ankaŭ sur la strato daŭris la diskuto, kaj ĉiuj partoj kune atakis la aŭstrojn. Tial okazis, ke ili estis enkarcerigataj kiel spionoj. En la karcero leviĝis la hararo sur la kapo de Sakara, ĉar la diskuto daŭris kaj finiĝis per militdeklaro.

Sakara protestis energie kontraŭ milito, sed la nacieroj lin ne aŭskultis. Post kiam ili unu la alian estis mallongigintaj iomete, ili proklamis la finon de la milito kaj difinis la militŝuldojn pagotajn. Dank’ al tiuj militŝuldoj Sakara estis devigata edziĝi — kun tiu el siaj partoj, kiu posedis la plej bonan valuton — kun filino de brazilindiano. La edzino de Sakara naskis infanon, kaj kiam li pripensis, ke ĝi krome konsistas el la kvina parto, nome la bruna raso, li malsaniĝis je flavmalsano.

Sakara vojaĝis al Tokio, sed li nur ricevis pasporton por sia japana parto. Tial li estis devigata ŝteliri trans la limon kaj atingis post longa vagado Tokion. Tie la nacieroj komencis

— pàgina 4 —

330 — SENNACIULO

Kial mi fariĝis revoluciulo?

Kiam mi rigardas en la pasintecon de mia vivo, mi ĉiam vidas ĉirkaŭita ĝin de la baroj, kiujn mi devis kontraŭbatali. La unuajn jarojn de mia infaneco mi travivis kvazaŭ sonĝante. Mi estis apenaŭ sepjara, kiam eksplodis la mondmilito, kiu treege ŝanĝis la staton de nia familio. Mia patro estis sufiĉe riĉa komercisto, kaj la milito preskaŭ ruinigis lin. Oni forrabis de li multe da varo, kaj krome restis ĉe li multaj kambioj, kiuj ne plu pagiĝis. Sekve de tiu stato mi devis viziti publikan senpagan lernejon, kiun mi bone trapasis. Dank’ al miaj kapabloj la kuratoro de la lernejo venigis min kun kelkaj bone finintaj kolegoj al la loka okklasa mezlernejo. Enirante la burĝan mezlernejon, mi ankoraŭ ne trovis paradizon, ĉar kvankam mi nenion pagis por la studo, mi havis multe da elspezoj, kiujn miaj gepatroj ne povis pagi. Do minacis min la forlaso de plua studado. Sed ĉar mi treege penis eviti tiun eventualecon, mi sukcesis resti en la lernejo. Mi akiris kelkajn privatajn lecionojn, kaj la ricevita mono ebligis al mi aĉeti la necesajn lernejajn bezonaĵojn.

Kiel evidentiĝas, mia stato ne estis enviinda. La tutan tagon mi ne havis unu liberan horon. Tiel pasis kelkaj jaroj, dum kiuj mi studadis kaj samtempe perlaboris per lecionoj. Kompreneble en tiu baraktado mia menso akriĝis, kaj mi komencis kompreni la signifon de klasbatalo, en kiu mi devas partopreni por liberigi miajn fratojn el perforta jugo, en kiun katenas nin la nuna sociordo. Sed ĉar al la lernantoj estis malpermesite sin okupi pri politikaj aferoj, mi fondis kun kelkaj K-doj sekretan rondon, en kiu ni studis politikan ekonomion, sociologion ktp. Nu, la sorto ne estis al ni favora: post kelka tempo la polico sciiĝis pri nia rondo kaj arestis nin dum kunveno. Hazarde mi ne ĉeestis tiun kunvenon kaj restis libera. La arestitajn K-dojn oni forpelis el la lernejo, kaj krome la tribunalo kondamnis ilin je kvarjara enkarcerigo.

Meditante pri la estonto, mi mem decidis forlasi la lernejon, ĉar mi bone komprenis, ke en nunaj kondiĉoj fariĝas al mi neeble akiri superan studon. Do mi eniris industrilernejon, kie mi enskribiĝis la teksfakultaton. Sed ankaŭ tiun lernejon mi ne finis, ĉar ricevinte post jaro da studado postenon en komercnegocejo, mi decidis forlasi la pluan studadon. Dum pli ol du jaroj mi laboris en la negocejo, sed subite malfeliĉe la firmo likvidiĝis, kaj mi restis sen vivrimedoj. Dum kelka tempo mi ricevis helpmonon el ŝtata asekura kaso, sed post limigita tempo oni ĉesigis la pluan elpagon. Penante trovi vivrimedojn, mi sukcesis ricevi kelkajn privatajn lecionojn, ĉar por malflatemaj homoj hodiaŭ estas treege malfacile akiri postenon. Havante nun iom da libera tempo, mi komencis lerni esperanton kaj dum relative mallonga tempo (unu jaro) atingis tian sukceson, ke mi jam nun gvidas du esperantajn kursojn. Mi propagandas esperanton, ĉar mi kredas, ke ĝi estas unu el la plej bonaj iloj por detrui la malnovan maljustan sociordon kaj anstataŭigi ĝin per la nova, en kiu la Proletaro de la tuta mondo fondos unu grandan rondon familian.

Silentemulo (10823).

——«o»——

DIMANĈO EL MIA VIVO

Kvankam mi ankaŭ dimanĉe laboras en razejo, de la frua mateno ĝis la dua posttagmeze, tamen dimanĉo estas mia plej agrabla tago. Alveninte frumatene la razejon, mi tuj komencas razi. Ĉirkaŭ la oka la leterportisto alportas «S-ulo»-n por mi. Ĉar mi ne tuj povas tralegi la gazeton, mi laboras kun granda senpacienco ĝis ĉirkaŭ la unua posttagmeze. Poste mi tagmanĝas legante entuziasme «S-ulo»-n. Kaj je la dua mi alivestigas kaj ordigas min.

Poste mi promenas kun mia K-do, ankaŭ esperantisto, tra la urbo, kaj — kiam estas bela vetero, kelkfoje en kamparon. Ĉiam mi interparolas kun li nur esperante, mirigante aŭskultantojn. Ofte mi kuniĝas kun miaj esperantistaj amikoj surstrate kaj diskutas pri novaĵoj el «S-ulo» kaj pri ĉio alia. Aŭ mi renkontas esperanto-lernantojn, al kiuj mi respondas iliajn demandojn. Ofte mi pensas pri amo, sed ankoraŭ mi ne enamiĝis. Kiam krepuskas, mi iras sur promenejon. Vespere mi ekzercas violonludon aŭ legas iom da esperanta literaturo. Preskaŭ ĉiam mi dimanĉe enlitiĝas ĉirkaŭ la deka vespere. Tiel sendorme kuŝante mi pensas pri la impresoj de «S-ulo» kaj la pasinta dimanĉo, ĝis mi plene ekdormas.

Dize.

MOMENTOJ EL MIA VIVO

Certe, mia vivordo ne estas tiom mekanikeca kaj rigidiĝinta, kiel povas ŝajni, kiam oni legas mian leteron en «S-ulo» n-o 144. Mi montris ĝin tia nur tial, ke ĝi okupas la plej grandan parton de mia nuna vivado — 9 lernomonatojn jare. Kompreneble, dum la 3-monata libertempo mi havas alian vivordon. Krom tiu libertempo mi ĝuas dusemajnan labor-forpermeson, kiun jare havas ĉiu laboristo en Sovetio. Tiun tempon mi pasigas tute aparte. Mi veturas por unu semajno al vilaĝo por viziti miajn 80—90 jarajn geavojn kaj aliajn geparencojn, kiuj ĉiam loĝas en la vilaĝo kaj en la urbon alveturas nur por mallonga vizito unu-du fojojn dum jaro. Tie mi ĝuas arbaron, kamparon, riveron. Reveninte en la urbon, mi havas ankoraŭ tutan semajnon da absoluta libera tempo. Sed se en la vilaĝo mi plene ripozis, en la urbo mi daŭrigas mian intelekt-laboron. Nun mi faras malmultajn ekskursojn al la Volgo. Mi multege legas, kompensante min pro la malmulta legado, kiun mi havas dum la 9 labor-monatoj. Mi tre ŝatas beletristikon, alion mi legas tiom, kiom ĝi estas bezona. Nun en «S-ulo» restas eĉ neniu linio, kiun ni ne tralegus. En la fabriko dumsomere la ordo ankaŭ aliiĝas. Nun neniu volas resti dum la tagmanĝa interrompo inter la muroj. Ĉiuj venas al kampo kaj ĝardenoj, ĉirkaŭantaj la fabrikon. Preskaŭ la tuta junularo banas sin en la rivero Oka. Mi ankaŭ naĝas kun plezurego. Do, la interrompo, escepte pluvotagojn, estas pasigata en libera aero kaj sunradioj. Ni manĝas sur la bordo mem. Mi revenas nun hejmen de la fabriko ĉe hela taglumo (kontraŭe al tio, kiam mi laboras kaj lernas). Tuj lavinte min post la eniro en la loĝejo, mi jam vidas sur la tablo pretan manĝaĵon. Apetite mi satiĝas per supo, kaĉo, rostaĵo ktp., kiujn la patrino preparas lertege. Duonhoron mi ripozas kaj komencas legadon.

Mi tre ŝatas muzikon, sed bedaŭrinde pro la objektivaj cirkonstancoj mi neniam sukcesis ellerni ludadon per iu instrumento. Same rilate sporton — mi neniam sukcesis sporti en iu organizo, kaj tial mi memstare praktikas nur naĝadon. Unu el miaj fratoj havas harmonikon (t. e. leda faldo»sako» kun klavoj, famega rusa muzikinstrumento, kiu antaŭ la Revolucio estis malestimata de la intelektularo kaj konsiderata kiel muzikilo de la simplularo. Nun, per akcepto de artistoj kaj per konkursoj, en kiuj debutis¹) la ludantoj per harmoniko, ĝi estas popularigata). Alia frato posedas «balalajko»-n, kiu estas kvinkorda instrumento, «parodio je gitaro». Mem ne havante tempon lerni muzikludadon, mi tamen volonte aŭskultas la ludadon de miaj fratoj.

V. Piskunov (5432).

¹) Sin prezenti unuafoje (Zamenhof uzis tiun vorton).

— pàgina 5 —

TRA ESPERANTIO

INTER NI

Ni vivas ĉirkaŭite de misteroj. La scienco liveras al ni tro malmulte da klarigoj.

Vi vane atendos kontentigan respondon de sciencisto, se vi demandas lin, ekzemple, pri la kaŭzo, kiu igas kurantan hundon halti ĉi tie kaj tie, flaradi kaj fine . . . levi la postan piedegon por urineti sur elektitan lokon.

Sed demandu pastron. Neŝanceliĝe li tuj respondos, ke tiu hunda kutimo ekzistas simple pro tio, ke Dio tiel decidis per sia senlima saĝeco. Sekve ni devas vidi en tiu stranga fakto nur kaŭzon por ami kaj adori la kreinton de la homoj, de la hundoj kaj aliaj bestoj . . .

Kaj oni devas konstati, ke tiaj respondoj estas bone akceptataj de la amasoj. Ĝenerale, sufiĉas, ke homo parolu aplombe, senhezite kun certa tono, por ke granda plimulto konsentu kun la diroj de la parolanto kaj eĉ lin aplaŭdu.

Scienculo ĉiam dubetas, hipotezas kaj donas la klarigojn, kiuj ŝajnas al li en la momento la plej akcepteblaj. Sed li bone konscias, ke liaj klarigoj eble ne plu taŭgos post kelka tempo, se novaj eksperimentoj malkonfirmos la hipotezon . . .

Grandan influon sur la amason ne povas havi scienculo.

Politikaj gvidantoj kredeble tion bone scias. Ili prefere imitas la pastron. Ili parolas kun aplombo, asertas, kvazaŭ profetas. Tial ili kutime trafas sukceson: oni aplaŭdas ilin kaj obeas . . .

Mi opinias, ke en SAT, kie ni celas instigi homojn al pensa memstareco, estus domaĝe, se regus la pastra maniero. Regu prefere la dubema metodo de la scienculo. Se tiel estos, resultos toleremo, konkordo kaj unueco . . . E. L.

[REKLAMO p.5] Someraj monatoj! Oni ekskursas! Oni kantas! La Proletaria Kantaro estos utilega al vi! Ne diru, ke ĝi kostas tro multe: Centoble rekompencata estos la mono elspezata por tiu libro! Prezo: 2,50 mk. g. Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio

ESPERANTO-SERVO DE SAT

Raporto pri la unua kvaronjaro de 1928

Por ĉiuj Gek-doj

la raportoj de Esperanto-Servo devus esti tiom valoraj, ke ili tiros necesajn konsekvencojn el ili.

En la unua kvaronjaro de 1928 estas dissenditaj 13 bultenoj, kiuj enhavas entute 156 raportojn. La raportoj estas dissenditaj al ĉ. 115 Gek-doj en pli ol 30 landoj (konstante ŝanĝiĝas tiu nombro — foje ne eblas sendi al iu blanka lando, alifoje K-do subite forvojaĝis ktp.).

Estas aperintaj en la unua kvaronjaro raportoj el niaj bultenoj en 650 n-oj de gazetoj. 56 raportoj aperintaj en unua kvaronjaro de 1928, rilatas bultenojn de l’ pasinta jaro. Kiom nekompleta estas tiu statistiko, evidentiĝas el nia komuniko, ke nur 27 gazetservantoj el 11 landoj resendis la raportfolion por la unua kvaronjaro. Ni tre bedaŭras tiun staton, ĉar tiel nature ne eblas pli efike eluzi la statistikon pri nia laboro. Ni konstatas, ke mankas raportfolioj de almenaŭ 80 Gek-doj el 20 landoj. Ni esperas, ke tiu publika admono atentigas la reprezentantojn de Esperanto-Servo, estonte plej precize resendi al ni la raportfoliojn.

Plej ofte presitaj estas raportoj: (1 — n-o de raporto en nia bulteno): «Katolika preĝejo servas kiel armilar-provizejo (Germanio) — 17-foje; (48) «Laboristoj, kleriĝu» (el la forbuĉita Hungario) — 17-foje; (107) «Tutmonda kongreso de proletaj esperantistoj» (rilatas al 8-a SAT-kongreso en Göteborg) — 17-foje; (59) «Granda striko de teksladoristoj en Jugoslavio» — 16-foje; (9) «Konflikto en brita ŝpin-industrio» (Britio) — 15-foje; (64) «La fondiĝ-kongreso de la aŭstria Ruĝa Frontbatalanta Asocio» (Aŭstr.) — 12-foje; (55) «Malŝparemo de ŝtataj imposto j?!» (Germanio) — 11-foje; (10) «Ekspluatado de indiĝenaj knaboj» (Sud-Afriko) — 10-foje; (17) «La batalo por amnestio» (Bulgario) — 10-foje; (2) «Germanaj tribunaloj kaj pastraro kontraŭ liberpensuloj» (Germanio) — 9-foje; (36) «El lando de tranĉiloj kaj revolveroj» (Finnl.) — 9-foje; (63) «La reakcio kontraŭ la sobreco» (Bulgario) — 9-foje; (71) «En Varsovio 65% de l’ infanoj drinkas brandon» (Polio) — 9-foje; (99) «Grandaj procesoj politikaj en Polio» — 9-foje ktp.

Plej multaj raportoj estas aperintaj almenaŭ 2—3-foje, kaj ni povas konstati, ke ĉiuj raportoj (senescepte) estas utiligitaj — jen la plej bona rezulto ĝisnuna.

Ŝajne la multaj ciferoj estas iom enuigaj. Sed necesas citi la temojn, por montri, kiaj raportoj estas preferataj. Aliflanke ni per tio celas instigi pli da K-doj, sendi al ni de tempo al tempo interesan raporton pri okazintaĵo — dezirataj estas originalaj raportoj, ne simplaj tradukoj.

Interrilatojn ni havas kun jenaj landoj (post kiuj estas demandsigno «?», ili dum lasta tempo ne interrilatis kun ni, kvankam ni sendis la materialon: Sud-Afriko, Alĝerio (?), Okcident-Afriko (?), Anglio, Argentino, Aŭstrio (? — ALLE), Belgio (nur raportanto — sed raportoj ne trafis nin), Brazilio, Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Ĉinio (?), Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio (?), Japanio (?), Jugoslavio, Kanado, Latvio, Litovio, Nederlando (? — Amsterdam), Norvegio (?), Polio, Sovetio (? — Astraĥan, Nikolsk-Ussurijsk, Saratov, Sormovo, Turtkul), Svedio, Svisio, Usono. Nuna stato estas preskaŭ la sama kiel antaŭ jaro. Kial? Ĉar la K-doj en aliaj regionoj ne ankoraŭ kuraĝis interrilati kun ni. Do, ni petas subtenon ankaŭ de K-doj en malproksimaj de Eŭropo regionoj.

Taskoj por ĉiuj Gek-doj estas, kiel jam citite, sendi al ni de tempo al tempo koncizan raporton; admoni siajn korespondantojn en regionoj supre ne cititaj, ke ili nepre interrilatu kun centrejo de Esperanto-Servo; subteni la regionan gazetservanton informante lin pri gazetoj en viaj urbo, vilaĝo, distrikto, kiuj emus akcepti per- aŭ por-esp-ajn materialojn, kontroli gazetojn rilate al utiligo de nia materialo ktp. Ĉion tion nur faru en kontakto kun viaregiona gazetservanto.

Estonte ni intencas dissendi pli da raportoj pri esperanto, sed por tio ni bezonas vian specialan subtenon. Precipe ni admonas la poresp-ajn laboristajn organizojn, regule sendi al ni tiajn raportojn interesajn ankaŭ por aliregionaj proletoj.

Centrejo de Esperanto-Servo, Gerberstr. 24, Leipzig C 1 (Germ.).

MODELA UTILIGO DE MATERIALO DE ESPERANTO-SERVO

Generale mi uzas la materialon jene: mi ĝin donas poparte al miaj lernantoj-esperantistoj por traduki la informojn ruslingven kaj meti ilin, ĉu en murgazetoj ĉu en lokaj jurnaloj . . .

Krom tio mi ekprovis, sukcese, jenan uzon de materialoj de l’ gazetservo: a) La raporton n-o 228a mi tralegis dum la ĝenerala kunveno de laboristoj kaj oficistoj de Kurska Agrikultura Administrejo (22-an de majo); post mia parolo oni akceptis grandan rezolucion kun akra protesto kontraŭ organizata de Musolini juĝproceso. b) Ricevinte sciigojn pri tertremo en Bulgario, mi kun helpo de sindikata komitato aranĝis specialan kunvenegon de laboristoj kaj oficistoj de mia oficejo (Kurska Gubernia Agrikultura Administrejo). La kunvenego okazis 1-an de junio. Mi raportis pri informoj n-oj 216, 217 kaj 220. Estis akceptita rezolucio, kiu finiĝas jene: «. . . ni alvokas la proletojn de la tuta mondo respondi alvokon de bulgara kompartio kaj niavice donas nian helpon dekalkulante unu kvaronon de nia taga perlaborajo por suferintoj de la tertremo.

(Mi devas klarigi, ke ¼ de unutaga salajro en nia oficejo egalas 200—250 rublojn.) Krom tio, post akcepto de rezolucio, nia ĉelo de MOPR (Internacia Ruĝa Helpo) anoncis, ke ĝi ankaŭ donas 25 rublojn por infanoj de politikaj enkarcerigitoj de Bulgario . . .

Kompreneble raportante pri suprecititaj faktoj, mi ĉiam klarigas, ke la informoj estas ricevitaj pere de la SAT-servo. Tio vekis intereson por esperanto.

N. S. Riŝkov, Kursk (Sovetio).

LA JARLIBRO

pro malfeliĉaj cirkonstancoj ankoraŭ ne povis esti ekspedata al la membroj. La presejo ne kapablis pretigi la kompostaĵon ĝis la limtempo antaŭvidita. La presisto dungis antaŭ kelka tempo novan kompostiston, por pli rapidigi la laboron. Sed tiu lasta estis drinkulo, sekve fuŝlaboris kaj devis esti maldungata. Ni komprenas la pravan koleremon de la K-doj, ĉar neniu estas pli ĉagrenita ol ni mem pri tiu netolerebla prokrasto. Ankoraŭfoje ni devas peti la membraron, pacienciĝi dum nur kelkaj tagoj . . .

— pàgina 6 —

TELEGRAMO:

Madrid 1149 20. 2. 13.50 h.

—Kongreso Hispana Socialista Partio ĵus aprobis proponon favoran esperanto kaj sendos reprezentanton Göteborg — Azorin.

8-a Kongreso de SAT en Göteborg (Svedio)

(14—19. aŭgusto 1928)

Ĉion, kio rilatas al la kongreso adresu al: Einar Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.

12-a komuniko

La tagoj de nia 8-a proksimiĝas tre rapide. Pretigu vin do ĝustatempe k alvenu, se estas eble, jam la 13-an de aŭgusto. Sciigu al la Kongresa Komitato la tempon de via alveno en Göteborg. Se vi venos pli frue ol la 13-an k ne skribis antaŭe, serĉu en Göteborg K-don Adamson, adreso: Nordhemsgatan 45 aŭ alian K-don laŭ SAT-jarlibro. Alvenantoj la 13-an aŭ 14-an tre atentu en stacidomoj la kongreskomisarojn, kiuj portas sur la brako specialan rubandon, aŭ verdruĝan (kongreskomitatano), aŭ blankverdan (sufiĉe kapabla esperantisto, helpanto).

Kongresejo. La kongreso okazos en la salonego de Reallernejo. Tie ankaŭ en malgrandaj salonoj okazos fakkunsidoj. En unu salono ni jam la 13-an de aŭgusto matene malfermos «Kongresan oficejon». Demandu pri: Realläroverket, Vasagatan.

Kongreskartoj. Al la aliĝintaj K-doj ni jam komencis sendi kongreskartojn, por SAT-anoj kun ruĝa preso; al ne-SAT-anoj kun blua. Ĉiuj aliĝintoj ne notis pri sia SAT-aneco. Do estas eble, ke SAT-ano erare ricevas blupresitan karton. En tia okazo ni petas pardonon, sed samtempe petas lin interŝanĝi karton ĉe Kongresa Oficejo post alveno. SAT-anoj kunportu sian membrokarton.

Vidajkartoj en esp-o kun bildo de la kongresa halo, kie okazos la malferma kunsido de nia Oka, estas nun aĉeteblaj ĉe Kongresa Komitato, adreso: Box 73, Göteborg. 15 ekz. 1 marko aŭ samvaloro.

Fakkunsido de tipografoj, presistoj, grafikaj laboristoj. Kiuj partoprenos aŭ havas proponojn por la tagordo, interrilatu kun K-do Viktor Ekström, Kullen 10, Boras, tipografo.

Fervojistoj. Se vi partoprenos la fakkunsidon, interrilatu kun E. Aslund, Gamlestadsvägen 11—15, Göteborg aŭ G. Thorell, Ejdergatan 12, Göteborg.

Instruista Fakkunveno de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE):

  1. Raporto pri TAGE k Internacia Pedagogia Revuo;
  2. Kunlaboro de TAGE en la internacia pedagogia movado (Internacia Oficejo de Edukado, Internacia Laborrondo por Nova Edukado, Federacio Internacia de Asocioj Instruistaj, Internacio de Eduklaboristoj, Mondfederacio de Edukistaj Asocioj);
  3. Raporto pri Pedagogia Semajno de Edukintern en Leipzig;
  4. Kunlaboro de TAGE en SAT k UEA;
  5. Fondo de naciaj unuiĝoj de E-instruistoj, filioj de TAGE. SAT (2190).

La 9-a listo de aliĝintoj

286 Otto Müller, Bennewitz, German. 11 290 287 Georg Volkert, Nürnberg, Germ. 288 Constance Starup, London, Angl. 289 David Dambe, Johannesburg, Sud-Afriko . . . . . . . . 2958 290 Sara Dambe, Johannesburg, Sud-Afriko . . . . . . . . . 7362 291 Franz Bauer, Gablonz, Ĉeĥoslov. 2066 292 Emmi Bauer, Gablonz, Ĉeĥoslov. 2067 293 Otto Martin, Chemnitz, Germanio 294 Gudrun Bjaerum, Oslo, Norvegio 295 Tor Solander, Stockholm, Svedio 296 Franz Kindermann, Warnsdorf, Ĉeĥoslovakio . . . . . . . 9555 297 Paul Frenzel, Gross-Schönau, Germanio . . . . . . . . . 9105 298 Kurt Epperlein, Altenburg, Germ. 4078 299 Marie Graichen, Altenburg, Germ. 7354 300 Ake Holst, Trelleborg, Svedio . 11 266 301 Franz Akesson, Trelleborg, Sved. 11 270 302 Otto Jönsson, Trelleborg, Svedio 7987 303 Herman Elander, Trelleborg, Sv. 10 200 304 Karl Nilson, Trelleborg, Svedio 10 199 305 Anna Bergstedt, Näsinge, Svedio 306 Ernst Helander, Boras, Svedio . 307 S. Michajlev, Tiflis, Sovetio . . 308 Z. Kulijev, Tiflis, Sovetio . . . 309 A. Alijev, Tiflis, Sovetio . . . 310 N. Egiazarov, Tiflis, Sovetio . . 311 Roland Forsberg, Göteborg, Sved. 10 012 312 Lazaro Abramović, Leningrad, Sovetio . . . . . . . . . 4255 313 Joel Jansson, Hällefors, Svedio . 7864 314 Sergeo Pavilionov, Elektroperedaĉa, Sovetio . . . . . . . 5466 315 Per O. Olausson, Göteborg, Sved. 316 Wilhelm Jungmann, Sterkrade, Germanio . . . . . . . . . 12 503 317 Franz Neumann, Sterkrade, Germ. 12 841 318 Erich Wuttke, Breslau, German. 1338 319 Jenny Stenberg, Göteborg, Sved. 320 Anders Filip Larson, Göteborg, Svedio . . . . . . . . . . 12 286 321 Sixten Gustafsson, Bodafors, Svedio . . . . . . . . . 11 016 322 Edvin Nilsson, Bodafors, Svedio 10 650 323 Oscar Hjalmarson, Bodafors, Sv. 10 651 324 Gustaf Telander, Bjuv, Svedio . 10 572 325 Isaac Flower, London, Anglio . . 3398 326 Carl Erikson, Göteborg, Svedio 9220 327 Elsa Eriksson, Stockholm, Svedio 328 Alfhilt Svedmark, Stockholm, Sv. 329 Carl Hilmer Johansson, Götlunda, Svedio . . . . . . . . . 330 Henning Andreasson, Drev, Sved. 10 669

Sekvantaj organizoj elektis oficialajn delegitojn al nia 8-a:

Sindikato n-o 23 de Sveda Fervojista Asocio, Göteborg: Robert Eriksson;

Sindikato n-o 24 de Sveda Fervojista Asocio, Stockholm: O. Hjalmar Olsson;

Metalista sindikato ĉe Marfabriko «GÖTAVERKEN» Göteborg: Urban Stenberg.

PORKONGRESA RAPORTARO

Raporto de la SAT-edukista sekcio

La SAT-edukista sekcio fondiĝis en la Lyon-a kongreso. Kvankam ĝi ne funkcias ankoraŭ sur bazo de kunlaboro de ĉiuj SAT-edukistoj, ĝi sufiĉe vigle laboris dank’ al la klopodoj de kelkaj SAT-instruistoj.

Unue, ĝi penis interese redakti la pedagogian serion de Sennacieca Revuo kaj jam per ĝi sukcesis influi gravajn edukistajn organizojn. Due, ĝi vigle laboris en proletedukista tutmonda organizo (Edukintern), lerte aplikante esp-on al diskonigo de Edukintern per eldono de aparta kajero (marta) de «S.R.» pri la «Pedagogiaj Tagoj» en Leipzig kaj de esp. lingva statutar-propagandilo de Edukintern.

Trie, en Leipzig (paskon 1928) dum Pedagogiaj Tagoj delegito el SAT-edukista sekcio salutis la konferencon kaj je nomo de SAT kaj de SAT-edukista sekcio prezentis 5 praktikajn proponojn, pri kiuj tre dankis la estraro de Edukintern: 1. monatan rubrikon por Edukintern en Sennaciulo, 2. rubrikon dupaĝan en ĉiu eduka kajero de «S.R.», 3. apartan kajeron de «S.R.» por gravaj tutmondaj kongresoj aŭ konferencoj de Edukintern, 4. meti SAT-jarlibron (kun anoncoj por Edukintern) je dispono de la estraro, 5. helpi la kreskon ĉe SAT de pedagogia informado (TEPS = Tutmonda Esp. Pedag. Servo) kaj la disvastigon de esp. lingvaj resumoj el eldonitaj de pedagogiaj redakcioj (kiel ekz. «Vojo de Klerigo», Ĥarkov).

Aliflanke, la granda pedagogia ekspozicio dum Pedagogiaj Tagoj en Leipzig prezentis «impresan» esp. fakon, laborojn de la SAT-edukistoj, la pedagogiajn kajerojn de «S.R.», esp. resumojn de «Vojo de Klerigo» . . . La organoj de Edukintern kaj de ties landsekcioj menciis la gravan partoprenon de l’ esp-istaj instruistoj. Fine, niaj britaj Gek-doj atingis, ke la brita Instruista Laborista Ligo (T. L. L.) akceptu praktikan rezolucion pri esp-o kaj SAT, kaj ke esp-ista sekretario eniĝu la estraron de la Ligo (K-do Stay).

Bedaŭre el la 500 SAT-edukistoj montritaj de nia Jarlibro, malmultaj partoprenas nian gravan laboron. Se la plejmulto kunlaborus, ni povus dekobligi nian influon en la edukistaj organizoj, kaj certe nia faka servo povus fariĝi la plej utila, kvankam la malplej kosta, el ĉiuj servoj diverslingvaj de Edukintern.

Nur trideko da Gek-doj kuraĝis sin anonci al la sekretario de la SAT-edukista sekcio (K-do M. Boubou, 96, rue St. Marceau, Orléans — Loiret — Francio). Eĉ konataj SAT-propagandistoj, proponitaj kiel membroj por la Gvida Komitato de la Sekcio en Lyon, ne respondis la cirkulerojn. Gek-doj, vi ne forgesu, ke pli kaj pli la faka peresp-a laboro fariĝas la plej grava kaj propagandovalora.

Agadplano de la SAT-edukista sekcio

Celo: Prepari la SAT-edukistojn al la faka peresp-a laboro internacia, por ke ili fariĝu la plej modelaj informantoj, la plej dokumentoriĉaj propagandistoj, la plej helpemaj rilatigistoj el tutmonda eduklaboristaro, mondskale laborantaj, konkurantaj kaj anstataŭontaj la poliglotajn funkciulojn.

Programo: 1. SAT-edukistoj aliĝas al SAT-edukista sekcio per deviga abono al «S.R.», kies eduka serio estas la sekcia ligilo. — Ili devas nepre montri sian instruistecon en la SAT-jarlibro.

  1. SAT-edukistoj el la sekcio devas informi la sekretarian pedagogian servon pri ĉiuj edukaj kaj edukistaj novaĵoj el sia lando interesantaj tutmondan instruistaron — kaj kompense ricevas regule informan bultenon, kiu ebligas, ke ili dokumentumu sialandajn organizojn.

  2. SAT-edukistoj el la sekcio devas respondi al ĉiuj petoj de samsekcianoj koncerne fakan laboron — kaj similaj petoj de l’ internaciaj kaj landaj organizoj, kiuj uzas servojn de la SAT-sekcio.

  3. SAT-edukista sekcio studas sur internacia bazo la gravajn problemojn starigitajn de Edukintern aŭ de landorganizoj kaj je sia kolektiva nomo prezentas sian laboron al koncernaj organizoj. —

  4. SAT-edukista sekcio, konsiliĝinte kun SAT-estraro, sendas delegitojn al gravaj kunvenoj (konferencoj, kongresoj) internaciaj pedagogiaj en celo ne pri senbazan akcepton de esp-o, sed prezenti nian laboron aŭ proponi niajn servojn.

Sekretario: K-do M. Boubou, 96, rue St. Marceau, Orléans (Loiret) Francio. Sendu al li ĉiumonate artikolon pri ĉio koncerne edukadon kaj edukistojn, kaj vi ricevos ĉiumonatan informilon 12-paĝan kun 4—6 paĝa resumo de «Vojo de Klerigo».

SAT-edukista kunveno en Göteborg: SAT-edukistoj, partoprenontaj la kongreson, anoncu vin al la organizanto: K-do Wilhelm Johansson Box 73. Göteborg.

— pàgina 7 —

PRIKONGRESAJ PROPONOJ

Prop. n-o 4. Pri redaktado de «S.R.»

Tiuj redaktoroj de «S.R.», kiuj ne povas promesi, ke ili zorgos pri regula aperigo de «S.R.», estu anstataŭataj de aliaj.

Prop. n-o 5. Pri la statuto

Art. 15. La frazo: «En mala okazo ktp.» estu anstataŭata per jena teksto: «Se SK-ano ne regule respondas al la cirkuleroj de la EK, aŭ alimaniere ne faras sian devon, aŭ agas kontraŭ la interesoj de la asocio, la EK kaj ankaŭ la membroj de SAT rajtas proponi al la Kongreso eksigi lin kaj funkciigi novan baloton.»

Prop. n-o 6. Art. 24

estu anstataŭata per la jena: «La kongreso elektas Kontrolkomitaton, konsistantan el tri membroj (loĝantaj en la sama loko), kies taskoj estas observi la agadon de la SK kaj akcepti kaj solvi plendojn de membroj kontraŭ la EK aŭ kontraŭ aliaj membroj. En ĉiu baloto de la SK ĝi rajtas je unu kolektiva voĉo. Ĝi ricevas ĉiujn cirkulerojn de la EK kaj rajtas publikigi siajn raportojn en la oficiala gazeto. Se ĝi opinias sin nekompetenta por decidi pri ia afero, tiam ĝi lasas la decidon al la proksima kongreso.» (670).

DIVERSAĴOJ

Pri la korespondado

Dum la lasta tempo mi ofte legis pri silentado de iu K-do. Karakterize estas, ke mi ĝis nun neniam atendis vane, malgraŭ ke mi tre multe korespondas. Mi skribis sekve de anoncoj en «S-ulo» al K-do el Sovetio, Latvio, Svedio, Japanio, Usono, Francio, Hispanio, Anglio, Finnlando k Ĉeĥoslovakio, k de ĉiuj mi ricevis respondon. Laŭ mia opinio la plenduloj ne forsendis la temon, kiun la anoncinto deziris per sia anonco, aŭ priskribis tro profunde la politikon, kiun ne sufiĉe klare komprenis la skribinto. Ĉar politika korespondo estas tre malfacila eĉ por progresintoj. Mi priskribis nur la realon, la veran situacion, k la respondoj tre kontentigis k utilis min k miajn K-dojn.

La feliĉa ano (9332).

Kial?

En «S-ulo» n-o 180 estis petate skribi al Centra oficejo de Ligilo, Poŝtkesto 701, Moskvo, pri la aŭdeblo de la esp. disaŭdigoj de la radiostacio Komintern. Ankaŭ la eldirinto de la esp. programoj de tiu stacio petis regule, skribi al tiu adreso.

Sed kial la skribintoj neniam aŭdas ion pri la rezulto de sia skribado? Kial oni ne kelkfoje raportas pri tio en «S-ulo»? Estas ja kompreneble, ke la skribintoj, neniam aŭdante ion pri la rezulto de sia agado, ĉesos fari tiajn servojn.

Al mi estas konata fakto, ke iu sendis al nomita adreso dufoje rekomenditan leteron kun respondkupono kaj ne ricevis respondon.

Krome ĝis nun ne aperis ia klarigo pri la fakto aludita en «S-ulo» n-o 180, ke la idistoj dissendis tra la mondo kompletan programon de tuta serio da prelegoj en ido, dissendotan de la radiostacio Komintern . . . Kaj pri la esp. disaŭdigoj oni preskaŭ neniam raportas . . . (670).

K-do G. P. de Bruin, Twekkelerweg H 187 g., Lonneker-Enschede, Nederlando, sendis 20. 1. 1928 leteron al Rondeto de esp-o ĉe Klubo «Sovtorgslujaŝĉij, en Gomel, k al Esp. Rondeto ĉe Klub Peĉatnikov i Kojeonikov en Gomel. La peranto, K-do Benciono, sciigis la alvenon de la leteroj, sed la rondetoj mem ne respondis; 8. 2. 1928 leteron al esp. rondeto ĉe K-do G. Akselrod, Odessa, k. ne ricevis respondon.

Alvokoj

K-doj el Belgio, Germanio k Nederlando, kiuj intencas ĉeesti la «Internacian Kunvenon» de la Komunista Partio, okazontan je la 26-a de aŭgusto en Arnhem, bonvolu sciigi tion al K-do G. P. de Bruin, Twekkelerweg H 187 g., Lonneker-Enschede, Nederlando, por eventuala interrenkontiĝo.

* * *

La Bulgara Blindul-Esperantista Grupo «Balkana Stelo» en Sofio alvokas helpi al la multaj geblinduloj, kiuj suferas pro la sekvoj de la tertremego. Eĉ plej malgrandaj sumetoj estas danke akceptataj. Adreso: Stefan Nenkov, prezid. de la supra grupo, str. Ljuben Karavelov 44, Sofia, Bulg.

Al ĉiuj laboristaj sportuloj!

Aŭguston okazos en Moskvo Spartakiado, organizata de Ruĝa Sport-Internacio (R.S.I.). Partoprenos ĝin multaj ĉiulandaj sportdelegitaroj. Kiel ĉiam, oni tie sentos la lingvajn barojn. Por plifaciligi la interrilatojn de la diverslingvaj K-doj kaj elmontri la solvon de la lingva problemo, klopodu, ke en ĉiu delegitaro estu esp-istaj K-doj. R. S. I. jam aplikas esp-on, interŝanĝante sport-bultenojn kun Socialista Sport-Internacio pere de Moskva SEU-Kto. Multnombra alveno de esp. sportuloj pliarĝigos la aplikon de esp-o inter la sportularo. Ĉiu esp-isto partoprenonta la Spartakiadon, antaŭsciigu la Moskvan Komitaton de SEU, ul. Frunze 18, 21 ŝkola, Moskvo, kiu prizorgos akcepton kaj priservon al esp. sportuloj.

La disfalo de la esperantista movado en Italujo

Nun du centroj esp-istaj ekzistas: 1. tiu de Torino, kiu estis elektata de la Kongreso k decidis labori sub la faŝista standardo. Ĝi konsistas el viglaj esp-istoj, kiel komandoro Giani, Doctoro Canuto k Bisetti. 2. Tiu de Spezia, gvidata de komandanto Antonio Peri k de inĝeniero Orengo, iama vicprezidanto de Itala Esp. Federacio. Tiu centro estas kontraŭ la Torina Komitato, ĉar precipe inĝ. Orengo estas kontraŭ la faŝista estraro.

Cirkulero de la Torina grupo de 1. junio jam tre klare publike akuzis la centron de Orengo pro kontraŭfaŝisma agado. Iom post iom la esp-istoj-maldekstruloj vidante la malbonajn rezultojn de tiu batalado k la tendencoj klare faŝistaj de la Torina centro forlasas esp-on. Se en antaŭa jaro en la Esp. Federacio estis 800 membroj, nun en ambaŭ kontraŭaj centroj estas pli malmulte ol 500 aliĝoj. En urboj, kie antaŭ 3—4 jaroj estis grandaj, viglaj grupoj kiel en Genova k Voghera, nun preskaŭ ne estas esp-istoj, ĉar tiuj grupoj estis likvidataj de faŝista estraro. La fama esp-ista fervojista asocio en Torino ekzistas nur sur papero. La Veneziaj grupoj disputas k bataladas pri religio k nacieco. En Trieste k aliaj urboj estas la sama stato. De la Itala Balkana Katedro en Bari restas nur la nomo. Ael.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

ĈEĤOSLOVAKIO. Neudek. La esp. tago en Neudek, okazinta pentekoston, havis plenan sukceson. Ĉeestis el Germanio pli ol 250 partoprenantoj el 26 grupoj. La sabatan amuz-vesperon en granda gimnastik-halo partoprenis pli ol 500 gek-doj. Dimanĉan antaŭtagmezon oni dediĉis al vizito de ekspozicio (en ekzerchalo de knabina popollernejo). Plej bonan propag. sukceson havis komuna procesio dimanĉon posttagmeze. Parolis K-do Hajek pri esp-o k lernejo, K-do red. Boušek pri esp-o k Lab-istaro. Lundon okazis laborkunsido, dum kiu oni aprobis la unuecigon de la lab. esp. movado en Ĉeĥosl. k konsentis pri statutoj k kotizo.

(Laŭ bulteno de Lab. Ligo Esp. en Ĉeĥosl.)

DANIO. Odense. Ni vendis al «Centra Biblioteko» 4 lab. esp. librojn k serĉas ricevi permeson pendigi afiŝojn kun esp. teksto pri nia grupo en hejmo por vojaĝantoj. Baldaŭ ni aperigos la unuan danan lab. esp. gazeton. Nia oficiala adreso: Lab. Esp. Grupo, Kancellivej 35, Bolbro, Odense. (11 082).

SOVETIO. Barnaul. En distrikta konferenco de MOPR (Ruĝa Helpo), fine de majo, kun pli ol 400 delegitoj urbaj k vilaĝaj estis salutata la konferenco esp. lingve k eksterl. let. legataj. En la diskuto esp-o ludis grandan rolon, k oni akceptis rezolucion: «La konferenco konsideras grava k necesa enkonduki esp-on kiel devig-objekton en parti-lernejojn, pedagogi-teknikumojn k la superajn grupojn de l’ laborlernejoj, kies gelernantoj poste atingas la vilaĝojn k fariĝas gvidantoj de l’ MOPR-ideoj k de intern. interligo per esp-o. Plue ĝi proponas, ke la distr.-Kto havigu al la malsupraj ĉeloj esp. lernilojn k literaturon por ekstudi la lingvon.» En librobazaro (dum junio) esp-o havis apartan fakon. La bazara gazeto k la tagjurnalaro raportis kelkfoje. — Stavropol (Kaŭkazio). La lastan duonjaron estis varbataj 12 membroj por SAT k 3 abonantoj por «S-ulo». Ĉe fervojista 7-jara lernejo estas organizita SEU-ĉelo, kiu fervore laboras. Kursojn ĉe tiu lernejo (kun 20 geknaboj) gvidas K-do Skiba. Neniu loka lernejo sukcesis starigi interrilatojn per iu nacia lingvo kun eksterl. lernejoj, sed tio facile estis efektivigata per esp-o. Ili nun korespondas kun Dresdena popol-lernejo (esp-e k germanlingve. Germ. lingvo estas deviga lernobjekto). La ĉelo ankaŭ organizis por lokaj organizoj (fervojista, instruista k presista sindikatoj) interŝanĝon de salutleteroj kun parencaj alilandaj organizoj. Kelkaj aperis en la gazetaro. La presistoj rezulte komencis interkoresp. kun samprofesiuloj en Berlin k Leipzig. En la urba Intersindikata Klubo funkcias rondeto kun 18 lern. (gvid. K-do Skiba). (738)

[BILDO p.7 | 61,50,93,56] Ornama kaplinio de la rubriko: malfermita libro kun plumo kaj inkujo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Fabiola aŭ la Eklezio de la katakomboj. Rakonto de Kardinalo Wiseman. Trad. R. Ramo el la angla. 2-a eldono. Riĉe ilustrita. Reviziita de Em. Robert. Eld. «Espero Katolika», 55, rue de Vaugirard, Paris (6). — 436 paĝoj. Formato 14×19 cm. Prezo nemontrita. — Jam antaŭ la milito aperis la unua eldono de tiu ĉi ampleksa verko, kiu spegulas sur ĉiu paĝo la potencan, necedeman, dogmecan tendencon de la katolika eklezio. La aŭtoro enplektis ĝin tre lerte en tiun cetere interese k vivplene en romanformo prezentitan rakonton. Ne estas nun nia tasko, esplori, ĝis kia grado estas historie vera la rakonto, kiu bazas sur multaj faktaj okazintaĵoj, rekondukante nin en la epokon de la unuaj kristanoj en antikva Romo. Aŭ kiom forviŝis la aŭtora vidpunkto de nov-epoka katoliko. Sed almenaŭ la rakonto igas simpatii la leganton kun la persekutitoj. Iel eĉ ĉe la komenco la kristana movado estis revolucia. La suferoj k sinoferoj de la martiroj nin memorigas vive pri la viktimoj en nia epoko, la sennombraj proletoj, kiuj per sia sango atestas pri sia ideo. Sed ni pripensu, ke venkinte, akirinte materian povon, la eklezio fariĝis siavice persekutanto (ni memoru pri la teruraj kruelaĵoj de la Inkvizicio ktp. en mezepoko).

La rakonto estas plena de belecoj k legiĝas flue en bonstila esp-o. Ion envie ni rigardas la multpaĝan volumon. SAT ne povis permesi al si ĝis nun, aperigi simile ampleksan libron.

N. B.

— pàgina 8 —

Ĉe la neŭtraluloj

En Hago (Nederlando) pendigis la asocio por fremdulturismo apud la elirejo de la stacidomo «Holl. Spoor» esp-an sciigilon por la multnombraj atendotaj fremduloj, kiuj krom la nacia lingvo nur parolas esp-on (precipe por tiuj, kiuj partoprenos en venonta somero la burĝan sportan Olimpion). La nomita organizo organizis krome servon, kiu donas al fremduloj senpagajn informojn. En la oficejoj ĝi disponas pri esp. tradukistoj. Fine ĝi ankaŭ eldonos esp. lingvan gvidfolion tra Hago. Ankaŭ la Mezklasula Banko en Hago anoncas en siaj butikoj, komercejoj ktp. la monŝanĝajn kurzojn per esp.-lingvaj afiŝoj.

La jurnalista asocio de Tokio, kiu havas 2000 anojn, uzas esp-on kiel sian oficialan korespondan lingvon. Same ĝi presigas la titolon de sia profesia organo en esp-o.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»:

Toveri (finnl.), Astoria, Usono, Impr. pri Sov. (Salan); Toveritar, Astoria, Saneco k nutr. de lab. en Sov., Intern. virintago (Japanio, 179).

Represis el «S. R.»:

Uj Előre, Nov-Jorko, 27. 5., Ne vin mi laŭdas (Maksud).

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Daily Herald, London, 15. 6.; D. Deutsche Eisenbahner, Berlin, 10. 6. (kurso); Bulteno de I. T. F., Amsterdam, majo/junio.

Peresper. artik., notojn k leterojn presis:

Toveri (finnl.), Astoria, Usono.

Nur Volu! (Izgur). Kompleta traduko de K-do Bennewitz aperis en Die Einheit (La Unueco), Berlin S 14, Alexandrinenstr. 62, en tri sinsekvaj n-oj (11, 12, 13). La traduko estas tre lerta.

NIA POSTO

12 732. — Estas en via artikoleto nenio, kontraŭstaranta al la gvidprincipoj de SAT k je tiu vidpunkto ĝi estas presebla. Sed la temo, kiun vi pritraktis, estis jam delonge k detale pritraktita en ĉiutendencaj gazetoj el la tuta mondo. Tial via artikolo ne estos presinda en «S-ulo».

7312. — Ĉiuj legantoj de «S-ulo» estas jam delonge konvinkitaj, ke Muss . . . estas plej aĉa renegata bandito, sekve vian tradukon ni povos uzi nur en okazo de nepra neceso. Per originala raporto prefere parolu al nia Legantaro pri via partio, via sindikato, via kooperativo aŭ s. lab. organizoj.

8065. — Ni ricevis vian artikolon, sed ĝi ne taŭgas por «S-ulo». Ĉiuj niaj legantoj estas ja konvinkitaj pri la boneco de esp-o. Vi devus defendi nian lingvon en la gazeto mem, en kiu ĝi estis atakata.

Je-s. Vi estas tute prava, dirante, ke kritiko estas necesa, sed komprenemo ne estas malpli necesa. Estas evidente, ke vi ne komprenis ĝuste la ĝeneralan sencon de la artikolo de K-do (ne s-ro) N-o. E. L.

8384. — Vian artikolon ni transsendis al K-do Boubou.

12 874. — Ni ricevis vian tekston por korespondanonco, sed ne monon. Sekve . . .

150. — Ni ne konas. Eble aperigu anoncon.

2988. — Laŭ niaj informoj ĉe Centra Librejo Esp-ista tiu libro ne plu estas havebla.

Red.

La 30. aprilo la morto trafis en malsanulejo Novoĉerkasska (Sovetio) nian K-don Rudolf Dippmar (SAT-ano 7048) en 22. vivjaro, post kiam dum vojaĝado en USSR li estis malsaniĝinta.

Honoron al lia memoro!

La Ammendorf-aj SAT-anoj

AL TIU ĈI NUMERO ESTAS ALDONITA «LA LERNANTO»

SOVETIAJ K-DOJ, ATENTU!

Ni informas la sekvantajn K-dojn, ke jam depost unu monato ni sendis let. pri kolektiva koresp. kun nia grupo. Kelkaj riproĉis al ni silenton k opinias, ke ni estas malagemaj. Bonvolu senkulpigi nin, certe nur kulpas la poŝtoficejo. La sekvantaj K-doj respondu en «S-ulo», ĉu ili ricevis niajn leterojn:

  1. Klubo zavoda Krasnij Trerigolnik, ulica staĉek 2, Krujok Esperanto, Leningrado.
  2. Johano Ovĉinnikov, Kazanskaja str. 72, Samara.
  3. Mevedev Teodoro, Leninskaja W. 17, Blankrusio. Mohilovo S/O.
  4. Dolinskaja Krivo Rogsk. okr. Fervoja lernejo.
  5. Lernejo de milickomandoroj. Esperanto-rondeto. Kolektivo de V. R. P. (b) ĉe la 1-a Str. de Gogol, Leningrado.
  6. St. Djankoj. Krimeo, ulica Leninskaja 15. Fervoja lernejo, al K-dino Mario Grabenko k al K-do Kuratov, Greg.
  7. Fedotov, Kolcovskaja 30, Taganrog.
  8. Nefomnjaŝhij str. Krasnoarmejskaja, zejskajdomo 21, Ĉita II, Siberio.

Por la grupo de la 13-a kvartalo en Parizo: La sekretario, M. Bisey, 26, rue du 14 juillet, Kremlin-Bicêtre, Seine, Francio.

Komuniko al la franciaj SAT-anoj

De nun nia Asocio havas sian propran ĉekkonton poŝtan: Sennacieca Asocio Tutmonda, 23 rue Boyer, Paris 20, compte de chèques postaux N-o 1234—22, Paris (sen ajna personnomo).

Por transsendi la kotizojn, abonojn, libromendojn ktp., ni konsilas al la franciaj membroj kaj perantoj uzi tiun ŝparan rimedon.

[REKLAMO p.8] Ni bezonas por viringazeto semajnajn, pagotajn artikolojn en esp., angla, franca aŭ germ. lingvoj pri pariza modo k virinsporto. Ni aĉetas fotojn pri filmo, arto, sporto, modo, belaj virinoj ktp. K-dinoj, sendu let. al ni, se eble kun foto, pri via vivo, kostumoj ktp., kiujn ni pagos post publikigo. Gek-doj, ni petas insiste: Interrilatu k peradu! Baldaŭajn prezentojn al: Astro Bureau, Postbox 34, Hilversum, Nederlando.

Prolet. Esperanto-Grupo Hamburg-Altona

aranĝos ekspozicion kaj petas la tutmondan K-daron helpi, sendante materialon, ĉefe pri Radio. Valorajn objektojn bonvolu pruntedoni. Adr.: K-do Fehse, Hamburg 22, Dehnhaide 15, II.

Okaze de la SAT-kongreso

kelkaj eksterlandaj Gek-doj povos restadi renkonte en Hamburg kelkajn tagojn. Necesas antaŭa interkonsento kun K-do Behrmann, Hamburg 22, Berthastr. 6, III r.

ALVOKO

La 26-an de aŭgusto Kompartio aranĝos kunvenegon en Arnhem. Certe jam venos pli ol 3000 germ. Ruĝfrontanoj. Ĉu inter ili estos esperantistoj? Se jes, anoncu vin ĉe K-do R. A. Dekker, Kanaalstr. 161, Amsterdam (Nederlando).

Studentinoj kaj studentoj

de Korsuna Pedagogia Teknikumo (Ukrainio. Korsun. Pedteknikumo) dez. koresp. kun pedagogia junularo de ĉ. l. pri div. temoj, prefere pedag., social., pri virinproblemo. — Resp. garantiata.

NEPRE LEGU!

    1. 28 okazos XIV-a internacia tago de junularo. Ni vaste utiligu la tagon por internacia edukado de junularo kaj por finpruvi utilecon de esp-o. Tiacele ni elektis specialan komisionon por organizite partopreni la festadon kaj organizi interŝanĝon de salutleteroj, priskriboj de stato, vivo kaj laboro de junularo ktp. Helpu nin. El ĉiuj anguloj de l’ mondo abunde kaj ĝustatempe sendu la salutleterojn, la priskribojn laŭ adreso: K-do Mironov, USSR, Samara, Krasnoarmejskaja 78, kv. 2. Respondo estas garantiata.

Estas dezirinde jam antaŭ la tago havigi fortikajn interrilatojn inter via kaj nia junularo celante kunligi ne nur individuojn, sed ĉefe junular-organizojn.

Junularo estas nia proleta kaj esperanta estonto. Ni eklaboru.

Komisiite: B. Ĵeleznjakov (5583).

PS. Bonvolu relegi noton en «S-ulo» n-o 181 «Pri interŝanĝo de salutleteroj» (paĝo 200).

Gek-doj, grupoj kaj redakcioj subtenu nian iniciativon!

Loka redakcio de laborista jurnalo «Rykovec» akceptis esperanton kiel taŭgan mondlingvon. Krom korespondo ni interŝanĝas fotojn k jurnalojn. Adr.: USSR, Enakievo-Donbass, Leningradska 97 (16) al K-do K. Gulin.

ENHAVO:

paĝo
La laboristo en Usono 327
Parizo kaj la parizanoj 328
Letero el Argentino 328—29
Kiel metilernanto en AEG 329
La aventuro de Sakara 329—30
Kial mi fariĝis revoluciulo? 330
Dimanĉo el mia vivo 330
Momentoj el mia vivo 330
Tra Esperantio 331—34
Anoncoj 334

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 198, 19 de juliol de 1928

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

4-a Jaro. N-o 198 — APERAS SEMAJNE — 19. Julio 1928

S.A.T.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

Kiel aspektas en Ĉinio la virina movado

La aŭtorino de tiu ĉi artikolo, K-dino Agné Ĉen, estas unu el la reprezentantoj, kiuj batalas por homrajtoj en revolucia Ĉinio. Kvankam ŝi estas ankoraŭ tre juna, 22-jara, ŝi jam estas fama verkintino de multaj poemoj, noveloj, prozo ktp., inter kiuj plej interesaj estas «La laca vagadanto» kaj «La koro de herboj». Ŝi nun vojaĝas en Francio por studi kaj verkadi. Ĉi tiu artikolo estas speciale verkita por «S-ulo» en franca lingvo kaj tradukita de ni. Red.

Se ni konsentas, ke la intereso de la virino ankaŭ estas tiu de l’ laboristo, ni ne povas havi ian dubon nek malkomprenemon pri la aktiveco kaj granda penado, kiun nuntempe faras la virinoj en Ĉinio. Ni eĉ devas helpi al ili kun fervoro. Ilia penado ja koncernas la ĝeneralajn rajtojn de l’ homaro, ne ununure tiujn de l’ virinoj.

Inter la virinoj de l’ diversaj landoj okupas la ĉinaj virinoj tute specialan pozicion. Longtempe katenitaj per la formalaĵoj de l’ ritoj, kaptitoj de malnovaj moroj kaj tradicioj, ili fariĝis senpova kaj senvola ludilo de l’ okazantaĵoj kaj iom post iom objekto de malestimo. Ili ne plu estas homaj estaĵoj en la socio, nek patrinoj nek edzinoj en la familio. Kial? Ĉar en Ĉinio regas la reĝimo de la granda familio kiel ĉe la antikvaj romanoj. La edzeco ne estas bazita sur la geedza amo. Por havi bofilinon, la gepatroj okupas sin pri la fianĉiĝo de siaj filoj. Por havi infanojn, al kiuj transiras la heredaj rajtoj, la viro prenas edzinon. La virino estas nur objekto. Ŝi neniam estas sendependa.

Longan tempon la ĉinaj virinoj estis submetitaj al tiu ĉi stato. Sed fine, lastatempe, ili levis la kapon. Havantaj eksterordinaran paciencon, kiu estas propra al la orientanoj, ili elportas ĉiujn suferojn kvazaŭ spongo, kiu absorbas la akvon malrapide, senĉese, sen kontraŭstaremo. Sed alvenas tago, kiam ili per potenca kaj energia reago leviĝas por akiri rajtojn. Ne estas bezonate

[BILDO p.1 | 36,48,63,71] Portreta foto de juna ĉina virino kun mallonga hararo kaj strieta bluzo (Agné Ĉen).

diskuti pri tiu ĉi decido, kies spirito povas esti konsiderata kiel la bazo de l’ hodiaŭa virinmovado en Ĉinio.

La hodiaŭaj ĉinaj virinoj estas absolute decidemaj pretendi kun firmeco la rajtojn ne sole por la virino, sed ĝenerale por la homoj. Ĉar longa malgaja pasinteco kaj spertoj je iliaj kostoj akiritaj vigligas kaj kuraĝigas ilin. Komence ili luktis kontraŭ la ritaj formalaĵoj. Tiam ili postulis la forigon de l’ heredrajto precipe kiel vira privilegio, la saman edukadon por viroj kaj virinoj, la sendependecon virinan en plenumo de ilia profesio kaj liberecon de la laboro. Ili organizis diversajn societojn. Ili multe klopodis por atingi la aspiratajn celojn. Sed kiel rezulto: nenio, aŭ proksimume nenio el la dezirato… De tiam ili scias, ke oni devas vidi la grandajn liniojn por solvi grandan problemon, ke, tieldire, estas senutile voli sole la rajtojn virinajn, sed ke necesas postuli la tutajn homrajtojn.

Ekzistas du opinioj ĉe la ĉinaj virinoj por trudakiri siajn rajtojn. Unu volas apliki politikan procedon, la alia ekonomian kaj profesian procedojn.

Por la unua, la virinoj akirinte iam la potencon, povas per sia influo liberigi la aliajn subpremataĵn samsortulinojn. Oni riproĉas al tiu ĉi opinio tro respekti la individuan forton. Plue, ne ekzistas nun virinoj, kiuj ludas gravan rolon en politika konsidero. Eĉ se ekzistas unu, oni tre timas, ke ŝi povus fariĝi politika spekulaciisto aŭ eĉ militaristo kiel Ĉang-solin aŭ Hu-pej-fu. Tial oni ne povas konsenti tiun ĉi opinion.

La dua kompreneble estas malpli limiganta. Sed ekzistas virinoj havantaj specialan talenton kiel literaturistoj aŭ scienculoj, kiuj ne povas esti limigataj al la plenumo de profesio aŭ al manlaboro.

Depost nelonge en Ĉinio disvolviĝas ĉie kvanto da virin-asocioj: profesiaj, edukaj, politikaj, asocioj koncernantaj la emancipon de la virino. Freŝdate, dum la nacia armeo antaŭeniris al nordo, la laboristinoj ankaŭ trapasis la batalkampojn, pretaj verŝi sian sangon por depostuli liberecon kaj homrajtojn. Multaj studentinoj organizis helpgrupojn por vunditoj kaj antaŭeniĝis ĝis

— pàgina 2 —

336 — SENNACIULO

la avangardo de l’ nacia armeo. Ĉio tio nin kredigas pli ol iam je la grandeco de l’ ĉinaj virinoj, je ilia nobla pensado kaj je iliaj heroaj agoj. Ili pruvis al ni, ke ili estas same tiel kapablaj kiel la viroj.

Hodiaŭ Ĉinio trairas periodon de rapidaj fortoŝanĝoj. La popolamasoj, la proletoj, leviĝas kontraŭ la kapitalistoj kaj militaristoj postulante sian ĉiutagan panon. Dume la ĉinaj virinoj, ili ankaŭ, metas sin antaŭ la virojn por depostuli siajn rajtojn kaj siajn vivrimedojn.

Ni estas konvinkitaj, ke en proksima estonto, kiam la periodo de malordo estos pasinta, kiam ĉio denove ordiĝos, la ĉinaj virinoj povos atingi la plej brilan sukceson en la virina movado de l’ tuta mondo.

A. Ĉen, speciala korespondantino de l’ internacia Agentejo, Ŝanhajo.

EL AMERIKO

Lastatempe aperis en «S-ulo» artikolo el Svedio pri striko en la fabriko aŭtomobila en Stokholmo de granda usona kompanio. La estro de tiu kompanio diris al la strikantoj, ke ili devas tuj rekomenci la laboron aŭ li fermos la fabrikon, ke li povas fari la bezonatajn aŭtomobilojn en aliaj fabrikoj, kiujn la entrepreno posedas en Danio kaj Belgio. Tio elmontras frape, kiom da povo estas en la manoj de la usonaj kapitalistoj, bone organizitaj sur la ekonomia kampo de la tuta mondo. Ĝi ankaŭ montras, kiel estas neutile por la laboristoj organiziĝi laŭ siaj metioj kaj naciskale. Ĉiuj laboristoj en iu industrio devas organiziĝi en la sama organizo, nerigardante la laboriston laŭ sekso, kredo, nacieco aŭ la ilo, per kiu li gajnas la panon. La malnova metiunuiĝismo estas jam kaduka. Mi ĝojas, ke la eŭropaj laboristoj komencas kompreni tion. Por batali kontraŭ la moderna sennacieca kapitalismo, estas necese konstrui la novan, sciencan unuiĝismon. Estas necese fari tion tuj, aŭ eble pasos la oportuna tempo por ĉiam. Tiu nova unuiĝismo estas la Industria Unuiĝismo, kiel proponata daŭre dum la lastaj 23 jaroj de la Industriaj Laboristoj de la Mondo (I.W.W.). Ĝi ne estas nacia organizo. Ĝia ĉefsidejo estas en Ĉikago, sed ĝiaj anoj estas jam en ĉiuj partoj de la terglobo, eĉ en Aŭstralio, Kanado kaj Ĉilio. Ĉiulandaj esperantistaj laboristoj devas studi la temon kaj diskuti ĉiujn planojn por fortigi la klasbatalon favore al la Proletaro. La malamiko preparas novajn militojn, kaj laŭ mia opinio la laboristoj povos eviti tiun buĉadon nur per la Industria Unuiĝismo uzota tutmondskale.

* * *

En Los Angeles, Kalifornio, je la 2. marto 1928 mortis la 75-jara generalo Emilio Kosterlitzky. Li naskiĝis en Moskvo kaj pasigis sian tutan vivon portante armilojn kaj obeante ordonojn de du tiranoj, la caro Nikolao de Rusio kaj la tirana diktatoro Porfirio Diaz de Meksikio. Kosterlitzky ankaŭ servis tempeton en la usona armeo, sed baldaŭ li forlasis ĝin kaj eniris Meksikion, kie oni tiutempe bezonadis tian viron por helpi subpremi la suferantan popolon. Poste Kosterlitzky atingis esti la ĉefgeneralo de la nacia gvardio konata kiel «Los Rurales», kiu estis kampara rajdanta soldataro organizita speciale por «gardi la pacon» ekster la urboj. En 1903 mi vidis en la Ŝtato Sonora, Meksikio, Kosterlitzky. Tiam la ministoj kaj aliaj laboristoj multe malamis lin, ĉar li kaj liaj kozakoj, estis mortigintaj multajn meksikianojn. En la tempo de la revolucio, kiam ĝi venkis en 1911, Kosterlitzky kun multaj riĉuloj forkuris el Meksikio al Usono kaj poste loĝadis en Kalifornio, en la urbo de la milionuloj kaj la malriĉuloj. Tie li mortis.

* * *

Sur la insulo Mas Afuera, kiu estas proksimume mil kilometrojn malproksima de la okcidenta marbordo de Sud-Ameriko, suferas pli ol 50 politikaj malliberuloj. La nuntempa diktatoro de Ĉilio, Ibanes (elparolu: I-ban-jes) sendis ilin tien. Inter ili troviĝas socialistoj, anarkistoj, komunistoj kaj anoj de la Industriaj Laboristoj de la Mondo. Lastatempe 8 el ili riparis forlasitan malgrandan boataĉon, sekrete difektis la radian aparaton, kaj sukcese iris al la kontinento.

En Arizono

La sudokcidenta regiono de Usono estas plejparte dezerto, kaj oni rakontas multe pri la sekeco kaj terura varmego somere, kiuj ekzistas speciale en ŝtato Arizona. Oni diras, ke kulturita Nov-Jork-ano vizitis tiun ŝtaton unuafoje kaj post du-tri tagoj, iun vesperon en la hotelo, li diris: «Mi opinias ke Arizono ne estas tiel malbona kiel oni diras. Ĝi nur bezonas iom malpli da sablo, iom pli da pluvo kaj pli bonklasan popolon, kaj ĝi estus sufiĉe bona landparto.» Apudstaranta Arizonano respondis: La infero bezonas nur la samon.

En Kolorado

Farmisto iris en arbaron portante pafilon sur la ŝultro kaj kondukante hundon per ŝnuro. En la momento, kiam li ĵus estis transpaŝinta la vojon antaŭ sia bieno, alvenis vojaĝanto en aŭtomobilo, kiu frapis kaj mortigis la hundon. Eble iom timante la pafilon, la vojaĝanto paŭzis, revenis kaj diris: Mi mortigis vian hundon. — Jes. — Ĉu ĝi estis valora hundo? — Ne tre valora, respondis la farmisto. — Ĉu estus bone, se mi pagus al vi dek doiarojn? — Jes, sinjoro… Forirante la vojaĝanto diris: Mi malĝojas, se mi nuligis vian ĉasadon. — Ho, tio ne gravas. Mi ne volis ĉasi, mi nur iris al la arbaro por mortpafi la hundon.

SAT-ano 1781.

La dramo de l’ Norda Poluso

Post la katastrofo de l’ «Italia» la gazetaro multe, preskaŭ ĉiutage, skribis pri la nord-polusa dramo. Tio daŭris ĝis la momento, en kiu la tre kara vivo de generalo Nobile estis savita. Nun ni vidas nur malgrandajn menciojn de tempo al tempo pri la provoj serĉi kaj trovi la novajn viktimojn por ĉiam perditajn pro savo al Nobile.

La polusa ekspedicio de Nobile kostis multajn milionojn da liroj, kiuj estas surŝarĝitaj nur al la laboristoj. Sed tio nenion ankoraŭ signifas apud la homaj vivoj perditaj, apud la doloro de multenombraj familioj pri tiuj, kiuj por ĉiam malaperis. La polusa ekspedicio de Nobile ne konsistis nur el Nobile kaj kelkaj oficiroj malsataj je gloro kaj mono. Sur la aerŝipo «Italia» troviĝis ankoraŭ multaj malfeliĉaj laboristoj, pri kiuj oni nun tute ne parolas.

La nobleco de generalo Nobile estas nun bone konata: kiel kapitano de vaporŝipo en danĝero, li devus resti la lasta sur sia respondeca loko. Sed li preferis savi la propran vivon kaj forkuri la unua, lasante la malfeliĉajn grave vunditajn homojn en morta danĝero. Homoj kiel Nobile ne timas la opinion kaj juĝon de la socio, ĉar ili bone scias, ke la nuna socio estas senanima.

Por savi la nord-polusan ekspedicion, la homaro faras ĉion eblan. La laboristoj de Milano estis la unuaj, kiuj preferis resti sen peco da pano, por doni ĉion por la nova help-ekspedicio. Tion ili ne faris por savi nur Nobile, sed por savi la laboristojn, kiuj okupis la plej humilajn kaj danĝerajn lokojn en la aerŝipo. Sed la fino de la tragedio ankoraŭ ne estas atingita. Ĉiutage kreskas la nombro de viktimoj. Baldaŭ denove generalo Nobile revenos Italion kovrita de gloraj laŭroj, kaj la itala societo forgesos la dolorajn larmojn de tiom da familioj, kiuj restis sen espero.

Jen la kapitalista solidareco, jen la viktimoj de la burĝa imperialismo. Ĝis kiam tio daŭros?

Ael.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 337

Pri sufiĉe fama historia Manifesto

Kiam eksplodis la milito, en 1914, la anarkista movado dividiĝis en du tendencojn: unu subtenis la vidpunkton, ke la anarkistoj devas partopreni la militon por venki la «germanan militarismon»; tiuj tendencanoj argumentis, ke «Entente» konsistas ĉefe el demokrate regataj ŝtatoj kaj sekve, ke iliaj civitanoj havas intereson defendi siajn liberojn…

Al tiu tendenco apartenis sufiĉe famaj teoriistoj kiel K r o p o t k i n, G r a v, Ĉ e r k e z o f, P a ŭ l o R e k l ü (Reclus), M a l a t o, P i j e r o (Pierrot), K o r n e l i s e n k. a. Por pravigi sian sintenon, ili eldonis manifeston, kiun subskribis 16 samopinianoj. Tiu dokumento fariĝis mondfama. Kiu sin okupas pri la historio de la laborista movado, tiu devas nepre scii almenaŭ pri ĝia ekzisto.

Al la alia tendenco, t. e. al tiu, kiu staris ĉe la vidpunkto, ke anarkistoj neniel devas defendi ian ajn ŝtaton, apartenis S. F o r (Faure), M a l a t e s t a, L u i g i F a b r i k. a. malpli konataj.

Oni povus kredi, ke la dum- kaj postmilitaj okazintaĵoj konvinkus la anojn de la unua tendenco pri ilia eraro. Tiel ne okazis. Kaj ankoraŭ nuntempe oni diskutas en la anarkistaj gazetoj pri tiu demando.

En la junia n-o de la franclingva revuo: «Plus Loin» (Pli malproksimen) troviĝas artikolo, subskribita de A. B e r t r a n d, en kiu oni povas legi jenon:

«Al la anarkistoj pli urĝege ol al ĉiuj aliaj homoj, sin trudis la devo kontraŭstari al la atako de la germana militarismo…»

«Rilate al la franca militarismo, ni kontraŭbatalas ĝin kiel ĉiujn aliajn; sed, jam de 1870, ĝi neniam estis sufiĉe potenca por konsistigi danĝeron por la mondpaco. Se ŝanĝiĝus tia stato, mi dubas, ke la lando denove unueciĝus spontane, kiel en aŭgusto 1914, por kontraŭstari al la germana invadinto. Mia animo kaj konscienco de anarkisto, mia franca civitaneco diktis al mi la devon solidariĝi kun la invadita nacio.»

Tion mi volis citi por montri, ke ne nur en socialistaj kaj komunistaj rondoj troviĝas patriotoj, sed ankaŭ inter la anarkistoj.

Mi petas al la K-doj, ke ili skribu e s p e r a n t e al la Redakcio¹) de tiu revuo por konigi sian vidpunkton pri la demando. Estus bona okazo por pruvi al la Redaktoro, ke esperanto ankoraŭ vivas. Tiu anarkisto-patrioto, d-ro Pijero, cetere tre honesta kaj kompleza homo, parolis antaŭ nelonge pri nia lingvo kiel pri la malaperinta v o l a p ü k…

E. L.

¹) Adreso: «Plus Loin», 2, rue des Haudriettes, P a r i s (3-e).

★

Infansklaveco en Persio

La persia gazetaro alarmbatas pro la terura ekspluatado de infanoj laborantaj en unu el la centroj de la tapiŝindustrio — en Kerman.

La persia tapiŝindustrio produktas precipe por la eksterlanda merkato. La eksporto de persaj tapiŝoj troviĝas ekskluzive en la manoj de eksterlandaj eksportistoj, en kies poŝojn fluas la ĉefa parto de la profito. Nur malgrandan parton ricevas la posedantoj de la tapiŝfarejoj, kaj ili siaflanke ĉiel ekspluatas siajn laboristojn.

En la tapiŝfarejoj laboras precipe infanoj kaj neplenkreskuloj. Malmultaj perlaboras 1 kranon 50 santimojn (25 kop.) tage. La meza laborpago egalas de 50 santimoj ĝis unu krano (9 ĝis 19 kop.). Somere oni laboras 11 horojn, vintre 9 horojn, seninterrompe. Eĉ la «tagmanĝon», t. e. peceton da seka pano, la laboristoj prenas, sidante sur la maldika trabeto, kiu per ŝnuroj de la plafono estas pendigita antaŭ la tapiŝo.

Pro la konstanta sidado la piedoj de la tapiŝfaristoj ne evoluas normale. Pro la laborado en aero plenigita per lanpolvo ili malsanas je ftizo. Precipe suferas la laboristinoj pro la dumviva sidado sur la trabetoj, ilia pelvo ne evoluas ĝuste, kaj ili perdas la eblon, normale naski infanon. Al 75% el la Kermanaj tapiŝfaristinoj ĉe nasko de infano devas esti farata operacio laŭ Kajzer, dum kiu 50% mortas. Ankoraŭ en Kerman estas kutimo ĉe la malriĉuloj, fordoni siajn 6—7 jarajn filinojn en la tapiŝfarejon, subskribante kontrakton por 4—5 jaroj. Pago 50 ĝis 60 tumanoj (100 rubloj). Trionon de tiu sumo ricevas la gepatroj ĉe la sklavin-vendo, kaj la reston post fino de la laboro.

El gazeto «Zvezda», Perm (2144).

Al ĉiuj Soveti-anoj!

Monon por la Adm. de SAT, ne sendu al Leipzig, sed al nia bankkonto ĉe C. K. de SEU en Moskvo. Niaj bankoj ne akceptas sovetian monon. — Adm.

JAŜASUN

S k i z o p r i M e z a A z i o

Printempa viglo — disfluinta en la spaco.

La spaco limiĝas — antaŭe kun apenaŭ distingebla ĉielbluo de Altaja montĉeno (ŝtupo al Tegmento de l’ Mondo-Pamir); — malantaŭe kun hela radiado de leviĝanta suno. Oraj radioj el flava malproksimo ŝprucis en la spacon per ora fasko da lumstrioj, kaj la spaco dronis en ili, perdis mezuron de la distanco.

La vojo kiel verda rubando ornamas la brunan nudecon de la kampoj. Altstaturaj kiel kandeloj kaj belformaj kiel cipresoj, poploj kaj larĝkronaj ulmoj formas seninterrompajn verdajn murojn laŭlonge de la vojo.

Horo de ĉies vekiĝo… La pensoj degelis en la oraj lumtorentoj kaj en la dolĉaj parfumoj de la printempo, distriĝis — simile al makuloj de la lumo penetrintaj sur la vojon tra foliaro, ŝanĝantaj ĉiam la lokon obeeme al tuŝo de venteto. Lule knaretas «araba»¹). Polveroj forŝutitaj de la radoj dancas en luma fasko…

El malvigla rondirado de pensoj kaj sentaĵoj apartiĝas vidimpreso: — multkoloro. Estas «ĉapan» (multkolora vesto) de mia veturigisto. Li rajde kondukas la veturilon. La ĉevalaĉo sen troa diligento plenumas sian modestan devon. Tiuj etaj detaloj, kiuj ne intence antaŭfiksiĝis en la kapo, iel ordigas la mensan funkciadon.

Ĝurabaj²) kantas. Laŭ kutimo de sia popolo li memverkas. Per voĉo tro subtila por matura homo, nenature alttona kaj falsa, li improvizas:

«Ho, la suno ardas, ardas kiel oro… Bona vojaĝanto donas al mi monon. En «Kiŝlak» Najman-o ni la teon trinkos, Poste iros pluen, ĝis vojaĝ’ finiĝos.»

La pensoj de la kantanto turniĝas ĉirkaŭ la plej proksimaj aferoj. Li vortigas momentajn impresojn. Nebuleca ĉielkoloro de la malproksima montaro donas al li novan impreson, turniĝas liaj pensoj en alian direkton:

«Estas mult’ da neĝo sur Arslan-montaro; Estos mult’ da akvo en la nuna jaro. Bona kamparan’ kulturas zorge teron; Riĉe li rikoltos, kiam temp’, greneron.»

Liaj pensoj direktiĝas miajn okulojn al la kampoj. Kiom malproksimen la okulo povas vidi — glataj ebenaĵoj, montetoj kaj valoj estas kovritaj per la punktoj de homfiguroj. Estas tempo por prepari la kampojn por semado de kotono kaj rizo. La rizkampoj jam estas plene subakvigitaj kaj tre similas al marĉoj. Eĉ la birdaro restanta ĉe la akvo, ĝustigas tiun ĉi similecon: estas cikonioj kaj anasoj. La kotonajn kampojn oni kovras per retaĵo de kanaletoj

¹) Indiĝena veturilo. Sur akso de du grandegaj radoj (2 m.-diametro) estas fiksita sidloko el verga reto por vojaĝantoj kaj por ŝarĝo. Oni jungas ĝin per sola ĉevalo. Pro la grandaj radoj «araba» estas speciale adaptita por vojoj de Mez-Azio.

²) La veturigisto.

— pàgina 4 —

338 — SENNACIULO

TAGO EL MIA VIVO

Mi estas tekslaboristo, estas 54-jara kaj produktas nuntempe nigran ĉaprubandon silkan. La laboraĵo fabrikiĝas per granda maŝino, nomata muelseĝo. Tia maŝino havas longecon de 5 ĝis 6 metroj kaj estas 3 metrojn alta. Ĝia mekanismo estas tre multflanka kaj tial ankaŭ ĝia malfunkciigo. Ni laboras laŭ tarifo. La baza salajro estas 64 fenigoj po horo, la plej alta salajro estas 20 elcentojn pli alta ol 64 fenigoj. Ni devas labori multe, por ricevi je la salajra tago la ĝustan salajron. Por la metro ni ricevas iom pli ol 2 fenigojn. Ni laboras nuntempe 48 horojn semajne. Mi devas vivi tre ŝpareme, por ne fari ŝuldojn. Mia edzino ricevas semajne 13 markojn da mastrumada mono, por impostoj mi bezonas kun la socia asekuro 2,50 mk., krom tio ankoraŭ 1 mk. por sindikato kaj aliaj elspezoj (gazeto, fajrotombiga [kremacia] asekuro), kaj monate 15,15 mk. por lupago. Krome mi devas zorgi pri vestoj kaj aliaj elspezoj. Mia edzino nenion perlaboras. Mia metio estas unu el la plej malbone pagataj ĉi tie, kaj la metalmontaro (Erzgebirge) en la vivmaniero estas tre multekosta. Ni manĝas multe da margarino kaj malmulte da viando kaj trinkas multe da nigra kafo, malofte kun lakto. Mi ne plu havas malgrandajn infanojn. La du filoj estas 22- kaj 25-jaraj. Krom al nia esperanta movado mi dediĉas min al la liberpensula movado. Tiucele mi estas kunlaboranto ĉe la «Volksstimme» (popola voĉo), kiu aperas en metalmontaro. Ĝi estas socialista gazeto.

[BILDO p.4 | 10,18,24,32] Portreta foto de mezaĝa viro kun lipharoj, en malhela jako (la aŭtoro M. Kreusel).

M. K r e u s e l (Annaberg, Germ.).

Kiel metilernanto en AEG

(Fino)

6. Emo kaj amo al la afero

Kial la lernantoj ne facile forgesas, malgraŭ tiom da kontentigemo, insultvortoj, batoj kaj spionaĵoj en la fabriklernejo, despli, ĉar ili ja rilatis al la afero per emo kaj amo? Certe ja, tiuj ĉi emo kaj amo unue ekzistis per la asertoj de nia diktaĵ-instruisto. Sed, eĉ se ni estus kunportintaj efektive tiujn ĉi ecojn, tiam la fabriklernejo ĉiam denove estigus kaŭzojn por ilin perdi. Ekz. tiam, kiam la plej granda parto el niaj ekzerclaboroj finiĝis en la rubujoj kaj nia animstato similis al tiu de tajlorlernanto diranta malbonhumore: «Majstro, mi finis la kudradon, ĉu mi povas ree distranĉi ĝin?» Ofte ni estus opiniintaj nin kapablaj fabriki praktike uzeblajn laboraĵojn anstataŭ senutilajn ekzercaĵojn, kiuj enuigis nin nemezureble. Per tio la firmo ja krome povus havigi al si profiton, ĉar ĝi povus ŝpari parton el la sumo de 2000 g.m., kiun la firmo, laŭ diro de unu el niaj instruistoj, perdas pro ĉiu lernanto.

7. La matenmanĝo en la ĝardeno — vero kaj fabelo

Lasttempe deruliĝis filmo montranta la AEG-metilernantojn en belega ĝardeno dum matenmanĝo. Mi povas konfirmi, ke ekzistas fakte bela ĝardeno en AEG. Mi ankaŭ povas konfirmi, ke oni bone povas manĝi en ĝi. Sed tiun ĉi feliĉon ni nur ĝuis kelkajn tagojn, ĉar tuj post mia eniro en AEG oni malpermesis al ni lernantoj, ne indikante motivon, surpaŝi la ĝardenon. De tiam ĝi estas ŝlosita paradizo, kiu malfermas siajn pordojn laŭŝajne nur por filmbildigo.

8. Libertempo por dekutimiĝo

Kaj la abunda libertempo, kiun ricevas la lernanto? Ankaŭ tiu ĉi favoraĵo ne estas konsiderinda. Ni nomis tiun ĉi libertempon «Libertempo por dekutimiĝo», ĉar oni ricevis en la unua lernjaro 12, en la dua 9, en la tria 6 kaj en la kvara 3 tagojn da libertempo.

9. Fino bona — ĉio bona!

Mi havis ankoraŭ specialan okazon ekkoni la prizorgemon de AEG dediĉatan al ĝiaj lernantoj. Antaŭ ne longe mi estis finlerninta. Kelkajn tagojn poste mi troviĝis sur la strato — estis maldungita. Eĉ ne 13 semajnojn la firmo, kiu perfektigis min dum 4 jaroj, trovis okupon por mi kiel finlerninta laboristo. Almenaŭ tiom longe la AEG estus povinta laborigi min, por ke mi poste povu pretendi plenan subtenon kiel senlaborulo de la koncerna institucio. Sed la sklaveca porfabrika pensmaniero, kiu estus kreita per tia agmaniero, ja nur estus doninta al AEG nematerian profiton.

E m i l S t o l p.

Trad. el «ISK» n-o 4 de aprilo 1928 SAT-rondo Landshut i. B.

por akvumo. — Perfekta sistemo! En la lando, kie preskaŭ ne ekzistas vintro kaj aŭtuno, kie tempon inter du pluvoj oni mezuras per monatoj, kie la varmo en someraj tagoj atingas pli ol 50° C., oni plantas kreskaĵojn, kiuj postulas plej multe da akvo. Ĉe supro de malproksima montaro somere degelas la neĝo. La akvo fluas malsupren kaj formas riverojn kaj torentojn, kiuj direktiĝas en la varmegan, sablecan valaron. La homo per reto de «arik»-oj¹) diversdimensiaj kondukas ĝin al la kampoj kaj trinkigas ilin per viviga fluaĵo.

Akvo en Turkestano pli ĝuste ol ie estas nomata: sango de la tero. Kie estas la akvo, ni trovas riĉaĵon, kampojn kaj ĝardenojn; kie ĝi forestas, regas senviva dezerto, «moviĝanta sablo», «malsata stepo». La problemo de la akvumado estas la plej grava en Mez-Azio, kies solvo havas ne nur ekonomian, sed ankaŭ politikan signifon.

Turkestano liveras grandan parton de la krudaĵo bezonata por teksfabrikoj de Sovetio. Provizo da propralanda kotono ne estas sufiĉa por la postuloj de la industrio; tial la registaro aĉetas la krudaĵon ankaŭ eksterlande. Aliflanke ekzistas grandaj ebloj produkti propralandan krudaĵon en necesa kvanto, kondiĉe ke dislarĝiĝu la kotonkampoj kaj plialtiĝu ilia rikolto per apliko de pli bonaj metodoj de vilaĝa mastrumado. Utiligi el la dezerto difinitan terpecon, akvumi ĝin kaj fari plantebla por la kotono, estas la plej granda tasko de la mastrumado.

Trans milojn da kilometroj nord-orienta vento pelas parcelan sablopolvon el dezertoj de Suda Siberio kaj Norda Turkestano. Tiu ĉi polvo lokiĝas proksime de montoj. Tia multjarcenta procedo formis en Fergana valo mirige fruktodonan tavolon de la grundo — «lös». Kie estas «lös» kaj akvo, montriĝas mirakla kreskopovo. Por tiuj ĉi oazoj en senfinaj dezertoj de Meza Azio daŭre de la tuta historio de Turkestano la homoj mortige batalis kaj pereis.

Antaŭ pli ol dumil jaroj tiuj ĉi lokoj vidis la bronzvizaĝajn trupojn de Aleksandro la Granda (Makedona) kaj persan reĝon Kiro; la fama Timurlen lasis ĉi tie multajn signojn de sia agado kaj pereis ĉi tie; sovaĝaj, larĝvangostaj idoj de Mongolio, gviditaj de kruela Ĉingiz-han dissemadis ĉi tie panikon kaj morton; giganta lavango de popoloj, dum historia epoko fama sub la nomo «granda transmigrado de la popoloj», iam piedpremis ĉi tiujn kampojn.

Tra jarcentoj regadis ĉi tie kruela «sovaĝa» hom-interbatiĝado, poste — «progresema», sed ne malpli kruela kolonia agado de cara Rusio. Ĉu la kialo de fruktodono en tiuj ĉi kampoj ne estas la sango malavare malsekiginta ilin?…

Ĝurabaj kantas:

«Estas tre laciga kampa la laboro, Sed la fort’ uzita kompensiĝos bone.»

(Finota.)

¹) Kanaloj.

— pàgina 5 —

SENNACIULO 339

TRA ESPERANTIO

INTER NI

Sablero enkroĉiĝis en la uretero¹) de Kromŭel²), kaj jen pro tio la sorto de l’ mondo aliiĝis. Per tia figuro la fama pensulo Paskal celis montri, ke malgrandaj kaŭzoj povas havi grandajn efikojn.

Esperanto estas per si mem io tute ne grava. Sed ni supozu, ke jam antaŭ 40 jaroj ĉiuj gvidantoj de laboristaj partioj, ĉiuj internaciistoj kaj pacifistoj lernus, propagandus kaj praktikadus tiun racie artefaritan lingvon. Tiaokaze, ĉu oni prave povus aserti, ke la historia procezo irus la saman vojon?

Kiu partoprenis SAT-kongreson, kiu dum jaroj interrilatis senpere kun K-doj el plej diversaj mondpartoj, kiu sentis sin forte ligita al movado, kie oni ignoras la landlimojn, kie oni parolas saman lingvon, tiu certe jam konvinkiĝis, ke estus tute ne ebla la patriotisma febro, kiu frenezigis en 1914 la spiritojn de milionoj da laboristoj-internaciistoj kaj kaŭzis tiom da mortigoj kaj ruinoj.

Nia sennacieca lingvo estas per si mem kvazaŭ sensignifa sablero. Tamen ĝi ankaŭ povus aliigi la sorton de l’ homaro, se ĝi ŝoviĝus en la ĝustan lokon, t. e. en la cerbojn de la laboristoj. Esperanto estas nur ilo, kiun oni povas bon- aŭ malbonuzi. Sed ĝi tamen estas nepre necesa al la klaso, kies historia misio estas unuecigi kaj sekve pacigi la mondon.

Tion ni jam multfoje diris; sed ripetado tamen estas necesa. Tro da K-doj ja ne sufiĉe konscias pri la utileco kaj graveco de nia tasko. Tro da SAT-anoj eĉ konsideras sian esperantan laboron kiel akcesoron; tro da ili elspezas siajn monon kaj energion en bagatelaj servoj kaj sensignifaj taskoj . . .

Mi ne plu memoras, kiu famulo diris, ke «estas facile plenumi sian devon, sed ĝin koni estas malfacile . . .»

Nur tiu estas vera SAT-ano, kiu ekkonis, ke la esperanta afero indas, ke oni dediĉu al ĝi sian tutan liberan tempon, sian tutan energion, — sian tutan vivon . . .

E. L.

¹) Nomo de la du kanaletoj, kiuj kondukas la urinon en la vezikon. ²) Kromŭel (angle Cromwell) mortis de rena ŝtonmalsano.

SAT-anoj ne pruntedonu vian Jarlibron al kiu ajn. Ĉiam postulu, ke servopetanto montru sian membro-karton. Gardu vin kontraŭ profitemuloj kaj parazitoj!

El Usono pri nia Eldon-Kooperativo

Laŭ SAT-statuto sub d) parto de «Celo» estas dirite: «Peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de nia Asocio». Kompreneble, ĉiu membro legis tion ne nur unu- sed multfoje, tamen laŭ siaj agoj, la plejmulto montris, ke ili aŭ ne komprenas ĝian gravecon aŭ ne indas la nomon de veraj SAT-anoj — nek eĉ esperantistoj.

Kiel plej ofte okazas, el lando de kie oni estus povintaj atendi plej grandan materian subtenon, oni ricevis tre malmulte. Tion mi estas devigata konfesi pri mia «dolarlando» Usono.

Kiam fondiĝis nia kooperativo, kaj la alvoko por monsubteno estis anoncita en «S-ulo», mi estis senlabora, senmona, kaj eĉ ŝuldis monon. Tamen, ricevinte laboron, antaŭ ol mi komencis repagi miajn ŝuldojn, mi dediĉis 20 $ (la plej grandan parton de semajna salajro) al tiu entrepreno. Mi ne atendis egalan fervoron de ĉiuj, tamen mi atendis multe pli, almenaŭ de kelkaj, kiuj povus, sen granda oferado, fari pli multe ol mi. Sed, avide trarigardinte la raportojn en «S-ulo», mi tuj senreviĝis, — eĉ ne unu usonan nomon mi trovis (krom mia). Post granda peno kaj konvinkado dum longa periodo, mi vendis niajn akciojn je valoro de eble 30 $ — la plej multaj estis po 1—2 $, unu 10 kaj unu 5 $-a. Neniu aĉetis el si mem.

Nun, en n-o 191 de «S-ulo», aperis sur la unua paĝo la alvoko «Fortigu nian Eldon-Kooperativon!» Ĉar mia traduko de «La Fera Kalkanumo» de Jack London estas anoncata en ĝi kaj mi ne emas ludi la ĉefrolulon, mi promesis al mi en la kunveno de «Esp. Laborularo» mencii nenion pri la afero, lasante tion al la aliaj. Kiel atendite, la K-doj, kvankam ili ĉiuj legis jam la gazeton, multe debatadis pri gravaj laŭ ili aferoj, sed ne menciis vorteton pri la admono de la SAT-Direkcio.

Fine de la kunveno mi ne plu povis elteni kaj demandis: «Gek-doj, ĉu vi legis la unuan parton de «S-ulo»? «Ho, jes,» respondis du K-doj, «mi legis vian nomon.» Jen ĉio! Mi estas kontenta — ili legis mian nomon. Mi diros nenion plu al ili. Sed leginte tion, ĉu vi usonanoj ne hontas sciante, ke ĉiuj SAT-eldonaĵoj estis ebligataj pro sindonemo de malpli bone salajrataj eŭropaj SAT-anoj?

G. Saville.

ATENTIGO

Lastatempe venis al la Redaktejo leteroj ne sufiĉe afrankitaj el kelkaj landoj, inter kiuj Sovetio kaj Svedio, por kiuj ni devus pagi punafrankon. Tiujn leterojn ni rifuzis akcepti. Sekve la sendintoj ne atendu de ni respondon al tiaj leteroj.

LA HISPANA SOCIALISTA PARTIO PRI ESPERANTO

En la lasta n-o ni jam komunikis mallonge, ke la 12-a Kongreso de la hispana socialista partio en Madrid akceptis proponon favoran al esp-o. Hodiaŭ ni publikigas la tekston de la voĉdonita k akceptita propono, kiu estis prezentata per speciala kongresa komisiono laŭ 3 proponoj de soc. grupoj en Cordoba, Pueblo Nuevo k Valencia.

La hispana soc. partio decidis: 1. Apogi fervore la propagandon de esp-o k klopodi, ke ĝi estu instruata ĉe ĉiaj laboristaj kulturcelaj institucioj; 2. Proponi la enkondukon k uzadon de esp-o en ĉiuj internaciaj centroj sociaj, politikaj k kulturaj; 3. Peti de la registaro la sisteman instruadon de esp-o; 4. Aliĝi al la 8-a universala laborista esp. kongreso, kiu okazos en Göteborg k sendi tien personan reprezentanton.

Kongresanoj, atentu!

Karavano al la 8-a Kongreso. — Ekveturo de Berlin la 12. aŭg. je 20.25-a h. (Stettiner Bahnhof). Alveno en Göteborg, lundon je la 21.35-a horo. — La veturbiletoj estas aĉetataj per la karavan-gvidanto la saman tagon de la forveturo. Ne sendu antaŭe monon. — La veturkostoj, inkluzive 25% da fervojrabato por la sveda linio, estas proks. 35 mk. g. — Germ. K-doj ne bezonas vizon, sufiĉas valida pasporto. — Renkontiĝo: Dimanĉon, la 12. aŭg., ĝis la 11-a horo, en atendejo de l’ stacidomo «Friedrichstrasse Berlin». K-doj kiuj alvenos post la 11-a horo sendu la monon (35 mk. g.) antaŭe al K-do Muravkin.

Ĉiuj K-doj, kiuj intencas partopreni ĉi tiun karavanon, tuj anoncu sin ĉe: K-do Herbert Muravkin, Wielandstr. 11, Berlin-Charlottenburg 4, tel. Bismarck 9717.

SAT-KONFERENCO

18./19. aŭgusto 1928, Göteborg 3-a komuniko

Aliĝintoj. 4. Arbetarnas Bildnings Förbund (Lab. Kleriga Asocio Tutsveda); Reprez. Ernst Eriksson (Stokholmo), Ernst Jungen (Göteborg).

Rajtigitaj delegitoj anoncu sin tuj. Asocioj sen delegoto sendu raporton. Se iu K-do speciale preparis paroladon pri iu fako (vidu liston en n-o 181), li informu la Kongreskom. en Göteborg, kie ni finaranĝos la tagordon. Lastmomentaj aliĝontoj ankaŭ skribu senpere al Göteborg.

— pàgina 6 —

340 SENNACIULO

Raportaro de la Ekzekutiva Komitato de SAT

Ekzekutiva Komitato de SAT antaŭmetas al la SAT-anaro resuman raportaron pri la interkongresa jaro. Plena raportaro estos farata ĉe la Kongreso.

Ekzekutiva Komitato. Post la Lyon-a Kongreso la Sennacieca Konsilantaro reelektis la ĝisnunajn anojn de E. K., nome K-dojn Cachon, Glodeau, Lanti, B. en Parizo kaj K-dojn Lerchner-Leipzig, Nekrasov-Moskvo. Eksiĝis K-do Roux depost la antaŭa jaro, ĉar li ne plu loĝas en Parizo. La S. K. elektis, por anstataŭigi lin kaj la laŭstatute mankantan membron, K-dojn Barthelmess kaj Dessoit, ambaŭ en Parizo. La Parizaj membroj (kiuj formas la Direkcion) kunvenis ĉiumonate 2-foje, kaj pli ofte, kiam necesis. La Sekretario de E. K. estas K-do Glodeau, Prezidanto: K-do Lanti, Protokolanto: K-do Cachon. La decidoj ĉiam okazis unuanime, kaj la protokolaro atestas pri la amasego da laboro plenumita.

Rilatoj inter Sennacieca Konsilantaro kaj Ekzekutiva Komitato. La rilatoj ĉiam estis glataj. Ĉiujn gravajn problemojn la E. K. metis antaŭ la S. K.-anoj. Ne ĉiuj S. K.-anoj bedaŭrinde respondas akurate al la cirkuleroj de la E. K. Ni tamen supozas, ke la silento de la nerespondemuloj signifas aprobon de nia agado.

Rilatoj inter SAT kaj LEA-oj. La Lyon-a Kongreso komisiis al ni klopodi dum la venonta jaro por reguligi la interrilatojn inter SAT kaj la diversteritoriaj LEA-oj. Tiucele estis ellaborata de E. K. proponaro, kies teksto estis sendata al ĉiuj LEA-oj, t. e. 11 organizoj. El ili respondis 9 (la britia, hungaria, svedia, francia, germania, nederlanda, latvia, polia, kaj aŭstria); nerespondis 2 (la norvegia kaj sovetia). La germania LEA verkis kontraŭ-projekton, kiu trovis la aprobon de la francia LEA. Ambaŭ tekstoj (de E. K. de SAT kaj de LEA germania kun la ŝanĝproponoj de la francia FEO) aperis en Sennaciulo (n-o 187).

Rilatoj inter SAT kaj la t. n. neŭtrala movado. Niaj interrilatoj kun burĝaj esp. institucioj limiĝis kiel ĝis nun je teknikaj aferoj. Precipe la plano de Plena Vortaro, kiun nia Asocio entreprenis efektivigi (pri ĝi ni parolos pli detale en alia loko [venonta n-o]), necesigis rilatojn kun la aŭtoritataj lingvaj institucioj en Esperantio.

Redaktora demando. Ankaŭ dum la lasta jaro la redaktora demando kaŭzis al la E. K. kelkajn ĉagrenojn kaj malagrablaĵojn. La 17. julio 1927 s-ro Krestanoff enoficiĝis kun monata salajro de 800 ffr. plus loĝado. Krome li ricevis pagon de duono de siaj vojaĝkostoj Plovdiv—Parizo, nome 600 ffr. Krestanoff ne plenumis siajn taskojn kaj ĉe la riproĉoj de K-do Lanti finfine li simple forlasis sian postenon, tiel ke la 5. novembro 1927 ni ree estis sen redaktoro. Pro tio ni ricevis riproĉojn de kelkaj K-doj, kiuj opiniis, ke ni facilanime dungis Kr. Fakte ni nur post longa korespondado, el kiu ni povis logike konkludi, ke Kr. konvertiĝis al niaj ideoj kaj sincere estus preta sin dediĉi tute al nia movado, dungis lin kiel redaktoron. Kr. havis nur teknikan respondecon, li ne okupis gvidan postenon en SAT kaj neniam ĉeestis kunsidon de E. K. Post la foriĝo de Kr. unu aŭ du numeroj de «S-ulo» devis tute esti redaktataj de K-do Lanti kun helpo de K-dino Limouzin. Se oni konsideras, ke K-do Lanti devas perlabori siajn vivrimedojn, ke li devas plenumi multajn taskojn pri la gvidado de SAT, oni vidas la neeblecon, ke li povu daŭre redakti la gazeton. Pro tio ni devis provizore pagi (komencante de n-o 165 en novembro) al K-do Grenkamp 140 ffr. por ĉiu numero, kies materialon li prilaboris. La 1. februaro 1928 enoficiĝis K-do Barthelmess kun monata salajro de 900 ffr. plus loĝado, kiu tenas ĝis hodiaŭ la oficon kaj kontentige laboras. (Pri la gvidado de «S-ulo» vidu specialan raporton [venonta n-o]).

Administracia Komisiono. La novelektoj de la Administracia Komisiono okazis la 2. majo 1928 ĉe la Leipziga SAT-anaro. La Komisiono konsistas el: K-doj Richter, prezidanto, Riese, anstataŭanto, Hofmann, protokolanto, Emisch, anstataŭanto, Schröter, Bauer, reviziantoj. Krome K-do Enghardt, fakulo, akceptis helpi al la reviziantoj en ilia laboro de kontrolado.

Kontrol-Komitato. Ĝi fakte neniam regule funkciis. Cetere jam delonge mankas unu membro. La nunaj estas: K-doj de Bruin en Lonneker (Holando) kaj Keller en Breslau (Germanio). K-do de Bruin mem proponas ŝanĝon en tiu organo; li deziras, ke la kontroltasko estu lasata al la Ekz. Komitato. Tiu solvo ne plaĉas al ni, ĉar ni ja havas tro da laboro. Tamen ni konsentas, ke profunda ŝanĝo estas nepre necesa. Ĉu ne utilus, ke la membroj de la K. K. loĝu en la sama urbo? Pri tio decidu la Kongreso.

[REKLAMO p.6] Literaturon riĉan bezonas SAT! — Vi helpos trafe al ĝia kreado, aĉetante la AKCIOJN de la ELDON-KOOPERATIVO! — Prezoj: Serio A = 1 dolaro, Serio B = ½ dol. ★ Turnu vin al la Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

Jarlibro. Pro la demandiloj, kiujn ni sendis dum la lasta jaro al ĉiuj membroj, sed ankaŭ pro la plimultiĝo de la membraro ĝenerale, la adresaro en tiu ĉi jaro estas multe pli ampleksa. Ĝi havas 448 paĝojn. Ne malatentu, ke ĝis nun neniam nia Jarlibro havis tioman amplekson. Sed la utileco de la signaro responde al la demandiloj estas sendube. La interrilatiĝo de la membraro estos pli kaj pli intima. Grandan prokraston bedaŭrinde suferis la aperigo de la Jarlibro pro jenaj motivoj: 1. ĉar ni presigis ĝin en malgranda presejo en Parizo, kiu nur havas mankompostadon; 2. ĉar ĝi ampleksas, kiel dirite, 448 paĝojn; kaj 3. ĉar la multaj signoklarigoj en la adresaro tre komplikigis la kompostlaboron. Sed kompense ni havas tre grandan kostoprofiton, kiu estas konsiderinda. Ne presigante la Jarlibron en Leipzig, ni gajnis pli ol 10 000 frk. (ĉ. 2000 gmk.).

Literatura Komisiono. (Eldon-Kooperativo). Ampleksa artikolo aperis sur la unua paĝo de «S-ulo» n-o 191. Ni tial ne ripetas en ĉi tiu resumo la titolojn de la kontrolitaj, kontrolataj, preparataj, presitaj kaj eldonotaj verkoj. Dum la jaro 1927/28 el la Komisiono eksiĝis K-do J. Zilberfarb (Ĥarkov). Kunlaboris en la kontrolado krom la Odesaj K-doj (sekretariaro) ankoraŭ kelkaj K-doj (el Berlin, Kremenĉug, Ĥarkov).

Programo de SAT. La Sekretario de la Komisiono elektita dum la Lyon-a Kongreso por verki projekton de programo submetitan al la Kongreso havigis al ni tekston, kiu ŝajnas al ni neakceptinda. Unue, tial ke la anarkista tendenco ne estis reprezentata en la Komisiono (en Lyon, laŭ propono de iu K-do, oni elektis K-don Richter-Cassel, kiu ne ĉeestis la Kongreson kaj kiu ne konsentis partopreni la laborojn de la Komisiono). 2. Tial ke la Komisiono ne povis atingi unuaniman interkonsenton pri la teksto. 3. Tial ke la starigo de programo ŝajnas al ni iom antaŭtempa. 4. Tial ke la teksto proponita entenas kontraŭdirojn kaj kelkajn punktojn, kiujn ne ĉiuj reprezentantoj de la diversaj laboristaj tendencoj povus akcepti kaj ĉefe tial ke en siaj ĝeneralaj trajtoj ĝi tro similas programon de politika partio. Se la Kongreso decidos, ke jam nun SAT devas havi programon, tiam ni prezentos alian projekton kaj petos elekti ĉu la nian, ĉu tiun de la Programkomisiono. Almenaŭ ni ne volas akcepti respondecon en la alpreno de la teksto proponita de K-do Muravkin je la nomo de la Programkomisiono.

SAT-konferenco en Göteborg. Ni ĉiam celis eviti, ke SAT fariĝu burokrata, centraligita organo. Kiam K-do faris al ni interesan proponon kaj estis preta preni sur sin la plenumon de la taskoj, ni kun ĝojo konsentis kaj donis la moralan helpon, kiun ĉiu tia iniciatinto rajtas ricevi de la Gvidantaro. Tial ni estis kontentaj lasi al K-do M. Starr la organizadon de la unua t. n. SAT-konferenco.

SAT kaj frataj organizoj. SAT sendis reprezentantojn al la Kongresoj de germania LEA en Nürnberg (aprilo 1928) kaj de francia FEO en Bourges (aprilo 1928). K-do Lanti ĉeestis la kongreson de Sindikata Amsterdama Internacio en Parizo (aŭg. 1927) kaj havis nur okazon, paroli kun K-do Sassenbach. Salutleterojn ni sendis al: Liberpensula Kongreso en Lodz (aprilo 1928), Kongreso de Eduk-Intern. en Leipzig (aprilo 1928), Norvega LEA-kongreso (nov. 1927), Liberpensula Kongreso en Belgio (aprilo 1928), Intern. Minista Kongreso en Nîmes (27. majo 1928). Nia administranto, K-do Lerchner, ĉeestis invitite de SEU la 10-jaran Jubileon de Sovetio en okt./nov. 1927.

Niaj Servoj. Pri la «Esperanto-Servo» de SAT por la gazetaro, gvidata de K-do Bässler (Leipzig), tiu ĉi K-do aperigis regule por ĉiu kvaronjaro raporton kun detaloj en «S-ulo». Ankaŭ aperis raporto pri la tuta agado de la jaro 1927 (en n-o 188).

Por ebligi la reeniron de «S-ulo» en Bulgarion post la registara malpermeso, la Direkcio turnis sin al la ambasadorejo de Bulgario en Parizo (per K-do Lanti persone). Sed ŝajne niaj klopodoj ne rezultigos ian sukceson en la afero. La SAT-organoj kaj SAT-aliĝo estas nun malpermesitaj en Italio, Hungario, Litovio, Rumanio, Bulgario, kie ni povus havi multajn membrojn kaj abonantojn. Tia stato kompreneble tre ĝenas nian antaŭeniradon kaj rezultas grandparte el la faro de kontraŭuloj de SAT, kiuj mensoge disfamaĉas, ke nia Asocio estas maskita komunista entrepreno — kaj ankaŭ de fervoraj kaj entuziasmaj SAT-anoj, kiuj ne ĉiam trafe kaj sufiĉe pripensite agadas!

Administraj aferoj. Kiel ni jam konigis per «S-ulo», la V-a Kongreso de SAT en Vieno havis profiton de kelkcent ŝilingoj, kiu estis dividata je ⅓ al la loka organizo en Vieno, je ⅓ al SAT kaj ⅓ al laboristaj helporganizoj de Vieno. Pri la VI-a Kongreso en Leningrado ankoraŭ hodiaŭ ni ne posedas la bilancon. K-do Dunajev-Leningrado fine likvidis sian ŝuldon al SAT. La VII-a Kongreso en Lyon akurate faris sian likvidan kasraporton, el kiu SAT havas profiton de 162 fr. frk.

(Sekvo en la venonta n-o.)

— pàgina 7 —

SENNACIULO 341

Maks Helc¹) pri Esperanto

En n-o 7, julio 1928, de «Arbeiter-Esperantist» (Laborista Esperantisto) troviĝas reprodukto de originala letero, kiun ricevis la sekretario de LEA por la germanlingvaj regionoj. Jen ĝia traduko:

Pundomo Sonnenburg, la 24. aprilo 1928.

Kara K-do A. Birke, mi ricevis la du librojn kaj gazetojn ktp. pri esperanto. Multan dankon! Eble interesos vin ekscii, ke mi estas pasia kaj entuziasma pledanto por esperanto, kvankam mi mem bedaŭrinde ankoraŭ ne scias ĝin. Iam estonte tiu ĉi mondlingvo kunligos la homaron, ĉar sen ĝi vera interfratiĝo de l’ homoj tute ne estas imagebla. Esperanto devas esti instruata devige en ĉiu lernejo, nur tiam estus metata unu el la plej firmaj fundamentaj ŝtonoj por reala kaj daŭra mondpaciĝo. La interrasa malamo estas plantata en la infanon jam kun la unua sono de la gepatra lingvo. Forigu la gepatran lingvon aŭ kompletigu ĝin per esperanto — kaj la tuta homaro havos unu solan patrion. Plej kore via M. Helc.

¹) Maks Helc (germane = Max Hoelz), liberec-batalanto el la revolucia periodo en Germanio (1919—21), konata per siaj heroaĵoj kaj gvidkapablo en la ribeloj, kondamnita de la burĝa tribunalo je dumviva punlaboro. (Detalojn legu en n-o 164 «S-ulo»).

GRAVA SUKCESO EN ĈINIO

La ĉina ministro por popol-instruado Ĉaj Dzuan Pej (rektoro de la Pekina Universitato) sciigas en la gazeto «Min-koje-po» (nacia gazeto) Ŝanhajo (aprilo), ke la nacia registaro en Nanking decidis krei esp.-instituton en Ŝanhajo. Jam estas elektita fonda komitato k la necesa mono. La celo estas krei kadron de esp. specialistoj por kultura interligo de Ĉinio kun la cetera mondo. — La akademio aranĝas konstantan 3-jaran kurson ĉe la universitato por 120 studentoj. Lecionoj k ekzercoj okazos ĉiutage 4 ĝis 6 horojn. La programo enhavas skribadon, legadon, verkadon en esp., historion de esp., instrumetodojn, tradukon de ĉinaj sciencaj verkoj esp-en k trad. de alilandaj esp. verkoj en ĉinan lingvon. Post finstudo la ekzamenitoj estos dissendataj al div. lokoj de Ĉinio por praktika laboro, instruado, interligo kun eksterl. ktp.

Laŭ raporto de K-do Jackson-Fu (2921).

Kolektiva sendado de niaj gazetoj

Jen farita eksperimento. En franca urbo mi ricevis kolektive, de novembro 1927 ĝis junio 1928, meze 10 «S-ulo»-jn, pretajn por transsendo, en la sama pakajo. Mi nur bezonis surglui francajn poŝtmarkojn sur la naŭ ne miaj «S-uloj», k transendi ilin al la naŭ K-doj, kiuj ricevis ilin la saman tagon aŭ la morgaŭan. — En pli eta urbo, tre facile oni redonus la gazeton al ĉiu, «el mano al mano», eble dum kunveno. Nenia laboro.

Tiel farinte, SAT ŝparis 12 mk. dum 7 monatoj, t. e. 20.60 mk. jare, aŭ 123.60 fr., por 10 «S-uloj» (proksimume, ĉar komence estis malpli, fine pli ol 10 abonantoj en la urbo).

123.60 fr. por dek, 12.33 fr. por unu abono, tio estas iom pli ol la triono de la abonprezo: 35 francaj frankoj.

Per kolektiva transsendo multokaze ni povas ŝpari por SAT la trionon aŭ la kvaronon de la abonpagoj.

Ĉu tio organiziĝis jam sufiĉe grandskale?

Raportetanto.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

GERMANIO. Berlin. 17. 6. okazis en stadiono Grunewald la ĉiujara lab. sportfestego. La lab. esp. grupo aranĝis kun la SAT-anaro grandan ekspozicion vizititan de proks. 2000 p. La ekspoz. havis fakojn: gazetaro, intern. literat., intern. koresp., fotoj, esp. en la praktiko, AIZ, gazetservoj ktp. Ĉeestis 50 esp-istoj kun du standardoj. Kelkaj lernolibroj k pk. estis vendataj. 25 K-doj anoncis sin por aŭtuna kurso. La asocio naturamika petis instruanton por kurso. 11. 4. parolis K-do Crouch el Nov-Jorko en B. dum SAT-kunveno pri Usono (lab. k esp. movado). — JUGOSLAVIO. Kraljevo. Post kelkmonata apatio la intereso pri esp-o pligrandiĝis inter la laboristaro. Ni estas nun 10 grupanoj. Kunvenoj ĉiudimanĉe en la sindikatejo. Plej multe malhelpas nian laboron la granda senlaboreco, pro kiu la kursanoj ne longe restas en la urbo. (10 164.) — Bos. Brod. La lab. esp. klubo «Stelo» aranĝis de 29. 6. ĝis 1. 7. sian unuan ekspozicion en popollernejo. Estis montrataj pli ol 150 div. esp. gazetoj. Vizitis ĝin 300 p. Oni rezulte povos malfermi novan kurson. (10 568).

[BILDO p.7 | 40,36,59,46] Kongresmarko: kadro kun la vorto ESPERANTO supre, verda stelo kun «SAT» meze, silueto de urbo kun turoj, kaj sube la teksto «VIII. MONDKONGRESO GÖTEBORG, SVEDIO 14—19 AŬG. 1928».

Kongresmarko farita laŭ desegnaĵo de K-do Gunnar Torstensson. Havebla ĉe la Kongres-Komitato

MEMORNOTO

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Daily Herald, London, 22. 6.; El Socialista, Madrid, 19. 6.; Semajna raporto de VOKS, Moskvo, n-oj 22/23 (resumo en esp., Gorki k esp.); Socialisten, Kopenhago (majo/jun.); Der Deutsche Eisenbahner, Berlin, 17. 6. (kurso); Klassenkampf (Klasbatalo), Halle, 13. 6. (regulan semajnan kurson laŭ «Petro»); Handel- und Gewerbetreibende (negocanto), Wien, 9. 6. (malvafore!). Labour Woman (Laboristino), London, julio; The Miner (La Ministo), London, 23. 6.

Pri la SAT-kongreso raportis:

Klassenkampf, Halle, 13. 6.; Travail (Laboro), Lyon, 23. 6.; The Clarion, London, junio.

[REKLAMO p.7] Someraj monatoj! Oni ekskursas! Oni kantas! La Proletaria Kantaro estos utilega al vi! Ne diru, ke ĝi kostas tro multe: Centoble rekompencata estos la mono elspezata por tiu libro! Prezo: 2,50 mk. g. Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio

[BILDO p.7 | 63,7,91,13] Kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro kaj plumo en ornamita kadro.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Komerca Vortaro en Esperanto. De Rob. Kreuz, L. K., k Aless. Mazzolini, L. K. Eld. Esp. Eldonejo A. Paolet, S. Vito al Tagliamento (Italio). 96 pĝ. Formato: 11½×17 cm. Tole bindita. Prezo: 12 ital. liroj. — Ni kredas, ke tiu vortareto kaŭzis multan detal-laboron k ke la tasko ne estis facila, kiel s-ro Kreuz diras en sia antaŭparolo. Ni konstatu, ke tiu vortaro povas doni tre bonajn servojn al fakulo. La aŭtoroj ne facilanime pritraktis sian aferon, sed apogis sin sur la konsiloj k rekomendoj de akademianoj k L. K.-anoj. Sekve la verketo havas efektive pozitivan valoron. Ni rimarkas grandan singardemon rilate al enkonduko de novaj vortoj. La difinoj ĝenerale estas sufiĉe klaraj k precizaj. Sed tute malsufiĉa estas la difino pri «kapitalo». La aŭtoroj nur donas klarigon pri unu (cetere plej malsignifa) eco de «kapitalo».

Resume, kiel fakvortaro la verketo estas valora pliriĉigo de la esp. vortara literaturo.

N. B.

Brno. Ekspozicio de l’ samtempa kulturo en Ĉeĥoslovakio. 26. 5.—30. 9. 1928. Ilustrita propagandfolio por la vizito de la urbo Brno (Brünn) k ĝia ĉirkaŭaĵo. Plano de la ekspozicio. Adreso nemontrita.

La sango-ruĝa Vieno. 70 bildoj pri la 15. k 16. julio (1927). Germanlingva broŝuro kun originalaj fotoj el la sangaj tagoj de la pasinta julio en Vieno, kun plena esp. traduko de la teksto. La E. K. de aŭstriaj komunistesp-istoj prizorgis la tradukon de tiu interesa dokumento, celante utiligi la entenatan materialon por gazetoj, murgazetoj, kunvenoj ktp. La unua eldono de tiu broŝuro estis konfiskata, k la dua nur povis aperi cenzurite; sed la esp. traduko estas farita laŭ la unua (originala) eldono kun speciala signo de tiuj tekstoj k bildoj, kiuj estis konfiskataj. La prezo de la broŝuro egalas al prezo por 2 ekz. de «S. R.» (Por kom. gazetservantoj senpaga). Financan subtenon, por daŭrigi la intensan laboron, ni volonte akceptos. Ĉion sendu al K-do O. Bässler, Gerberstr. 24, H. II, Leipzig C 1 (Germ.).

Esperanta manĝokarto en sveda restoracio «Pagod» en Stokholmo. La ĉefservistino partoprenas en kurso de s-o Ĉe.

Du kantetoj. Kvarpaĝa kantfolio kun tekstoj de «La Espero» k «Tagiĝo». Eld. Eldona Soc. Esperanto, Fako 698, Stockholm 1. Prezo: 10 ekz. 1 sv. fr., 100 ekz. 8 sv. fr. afrankite.

Petr Dânoy, La Granda Leĝo. N-o 2 de Biblioteko Nova Kulturo, Burgas (Bulgario). Trad. de Dian. 24 pĝ. Form. 12×19½ cm. Prezo 0,40 sv. fr. — Kiel la unua volumeto tiu ĉi n-o pritraktas la moralinstruon de mistika sekto «Blanka Frataro».

Kommunistische Partei der West-Ukraine (KPZU), Die Ukrainische Nationale Frage (Materialoj al la demando de l’ t. n. ukrainiaj naciaj deflankiĝoj («Ŝumskismo») en la Komunista Partio de Ukrainio kaj la Kom. Partio de Okcident-Ukrainio). Lemberg, en la propra eldonejo de la C. K. de KPZU. 1928. 64 paĝoj. En germana lingvo.

SAT-anoj En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron.

— pàgina 8 —

342 SENNACIULO

NIA POŜTO

10 435. — Vi estas tro modesta, taksante vian kapablon. Sed vere viaj versoj montras ankoraŭ multajn mankojn. Se ni presigus ion post prilaboro, mi preferus la lastan 1. ĉar ĝi estas originala, 2. ĉar ĝi estas klasbatala. La lingvo de la 3 tradukoj estas riĉa k bela, sed la formo bedaŭrinde ne tre perfekta, en la finrimoj vi tro ofte malsukcesas (oni ne rimas «fundo — fundo», oni laŭeble evitas «egoj — egoj», «aĉe — aĉa»). Ĉar via emo por poezio evidente estas tre profunda, mi ne malkonsilas al vi verki k pliperfektigi vin. Provu verki originale en bona okazo! N. B.

9082. — Via artikolo estas preskaŭ kopio de artikolo samtema aperinta en n-o 189! Sekve ni ne povas uzi tiun ripetaĵon.

3980. — Via «Tago» aperos siavice.

7471. — Via «Vivo» aperos siavice.

11 757. — Ni kredas kompreni el via karto, ke vi deziras scii la adreson de K-do 10 085. Ni ĝin ne havas. Atendu la aperon de l’ Jarlibro dume, en kiu vi trovos ĝin (Isle of Man). Ni konsilas al vi, ellerni la lingvon! Red.

2105. — Ĉu ekzistas faka vortaro pri radio? Laŭ mia scio tiu vortaro ne ekzistas.

8358. — Jes, mono estas ricevita. Adm.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

AŬSTRIO.

K-do Fr. Mittermayr, Wiener Reichsstr. 2-a, Linz, dez. koresp. k interŝ. PM kĉl.

K-do Franzisko Belic, Altkettenhof, 3, Schwechat ap. Wien, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj, L, PM, bfl. Certe resp.

K-do Maxim Bilek, Althausstr. 5, Amstetten, dez. koresp. kĉl., L, PI, bfl, krom Germanio. Certe resp.

— Esp-isto (22 j., fajrobrigadisto), serĉas junan K-don(inon) en USSR, kiu volas koresp. kun li por reciproka perfektiĝo en esp. Adr.: Fr. Mrazek, Ettenreichgasse, 20/17, Wien-X.

BRITIO.

K-do George C. Roche, 75, Balls Pond Road, Dalston, London, N 1, dez. interŝ. PI kĉl.

ĈEĤOSLOVAKIO.

K-do Richard Havelka, Unter-Maxdorf ap. Gablonz a. N., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Certe resp.

— PM-valorojn mi interŝanĝ. kun la tuta mondo. Mi posedas multajn PM por elekto. Resp. garantiata. Adr.: Friedrich Dutz, Fabrikstr. 23, Elbogen.

GERMANIO.

Adresŝanĝo: K-do Kurt Straube, Wolfsgrund, Unterkirnach i. Baden (antaŭe Oberfrohna) 9301.

K-do Phil. Jahn, Hof-Moschendorf in Bayern, dez. koresp. kĉl., interŝ. L, PK, belajn bildojn, vidajkartojn k. a.

K-dino B. Reger, Hohensteiner Str. 63/2, Limbach i. Sa., dez. seriozan koresp-adon pri ĉ. temoj kĉl.

— Juna sportulo (atleto), dez. koresp. kun ĉ. K-doj, kiuj intencas renkontiĝi dum la Viena Olimpiado. Resp. garantiata. Adr.: Karl Braun, Kühruh, 17, Schweinfurt in Bayern.

K-do Bernhard Lehmann, Kolonio Friedrichshöhe, Caputh, dez. koresp. kĉl. L, PI, precipe kun Hispanio, Japanio k Ĉinio. Resp. garantiata.

K-do Fritz Pohl, Nr. 40-D, Neukirchen im Erzgebirge, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Certe resp.

— 8-a SAT-kongresanoj danaj koresp. kun junulo Herbert Hauenstein, n-o 115-B, Neukirchen i. Erzgeb. — Krome mi koresp. kĉl. L, PI, bfl.

K-do Kurt Anger, Albertstr., Wilkau in Sachsen, dez. koresp. kĉl., L, PK, PI.

K-do Arthur Strobel, Bachstr. 202, Wilkau i. Sa., dez. koresp. kĉl., L, PK, PI.

K-do Felix Kahle, Schneeberger Str. 105, Bockwa ap. Zwickau i. Sa., dez. koresp. kĉl. L, PK, PI.

Adresŝanĝo: Lois Ensmann, Heimvolkshochschule, Salomonstr. 21, Leipzig C 1 (antaŭe en Mühldorf, Oberbayern).

K-do Gerh. Faber, Franziskanerstr. 23, Dortmund, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Resp. certe.

— Nia grupo aranĝas letervesperon la 27. julio. Sendu L, PK, PI. Resp. garantiata. Adr.: Paul Majewski, Waldenburger Str. 43, Niedersalzbrunn i. Schl.

HUNGARIO.

K-do J. Ruzsits, Zslonay 5, str. 87, Pécs, dez. interŝ. L, PI, esp-aĵojn kun ekstereŭropaj landoj.

K-do Karlo Beimel, Pucherstr. 21, Pécs, dez. koresp. L, PK, PI, pri div. temoj kĉl., ĉiam resp.

K-dino A. Pétermann, Pécsbányatelepi-str. 37, Pécs, dez. koresp. kĉl. L, PI, nepre resp.

K-do Johano Szabo, Pucherstr. 24, Pécs, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj, L, PI.

KANADO.

— La Montreal-a esp. grupo dez. koresp. kĉl. Adr.: Francisko Reingruber, stacion N. Box, F., Montreal.

LATVIO.

K-do Edgaro Bellin, Kurmanova iela, 11 ĝis 17, Riga, dez. interŝ. PM kĉl., precipe kun Sovetio, Estonio k Litovio.

NORVEGIO.

— Pro grandamasa alveno de koresp-aĵoj mi petas miajn koresp-antojn paciencigi. Certe ĉ. ricevos resp. — A. Stensrud, Torshovgt. 4, Oslo.

SOVETIO.

K-do A. Nikitin, Timaŝevo, Samar. gub., dez. koresp. kĉl. pri lab. vivo, labmovado, virina vivo k pri ĉ. temoj. Endetale pri balotoj en germ. parlamento. L, PK, ĉiuj ricevos resp.

— La ĉelo de IRH en lernejo 5 de Sebastopol dez. koresp. kun lernantoj el germ. lernejoj. Adr.: Sepastopol, ŝkola, 5, Jaĉejke MOPR.

K-do V. Batalin (instruisto), ul. Adlera, 31, Medyn, Kaluga gub. dez. koresp. kĉl., precipe kun filatelistoj k junaj Gek-doj. Resp. garantiata.

K-do N. Mal (gvidanto de lab. dram-rondetoj), ul. Engels, 4, kv. 1, Moskvo, dez. koresp. kĉl.

K-do Leopold Zak, Moskvo estas devigata pro div. kaŭzoj provizore ĉesi la korespadon. Li dankas al ĉiuj siaj koresp-antoj.

— Junkomunisto dez. koresp. kun lab. gejunularo. Adr.: Moskvo-66, ul. K. Marksa Baumanovskij Rajom Komitet «Agitpropkobinet».

K-do A. Muhin (ruĝarmeana-estro), Nijegorodskaja ul. 5, kv. 2, N.-Novgorod, dez. koresp. kun eksterl. Gek-doj, precipe kun K-dinoj. Resp. garantiata.

— Okrkom MOPR, Krasnaja, 17, Krasnodar, dez. koresp. kĉl. organizoj de IRH k kom. organizoj pri klasbatalo. Resp. gar.

— Ruĝaj eksterlandaj asocioj! Ruĝarmeanoj de N-a regimento petas ruĝfratajn asociojn de la tuta mondo sendi salutleterojn al 10-jara ekzistado de nia regimento. La tago estas la 22. 7., tamen oni povas sendi ĝis 5. 8. Adr.: Al kursanto M. Golovkin, ul. 1-a Majo, Peski, 33, Sormovo ap. N.-Novgorod.

K-do Kondjuhov, Konnyi projezd, 1, kv. 46, Jalta, dez. koresp. kĉl., L. PK, PI, gaz.

— Gelernantoj de esp. rondeto, dez. koresp. kun junularo, laboristaro, virinaro, teksistoj, metalistoj, medicinistoj, abelujistoj ktp. pri ĉ. temoj kĉl. Adr.: I. I. Gurikov, Seleckaja, 385, v. Serpuĥov, Mosk. gub.

K-do A. V. Zimin (helpanto de librotenisto en konsumkooperativo 34 j.), dez. koresp. kun samprofesianoj. Adr.: poŝtkesto, 16, Koĥma, Iv.-Voznesensk. gub.

K-dino Nina Melnikova, Miŝjakovka, Zavodskij, 360, kv. 22, Sormovo ap. N.-Novgorod, dez. koresp. kĉl.

K-do Nikolao Titov, ul. Ja. M. Sverdlova, 26, komn, 7, Nijni-Novgorod, dez. interŝ. PM, PI kĉl.

K-do Geo Teterin, ul. Kr. Zorj, 19, kv. 16, Leningrad, dez. koresp. kun kom. kaj social. gejunuloj.

[REKLAMO p.8] Atentu, poliaj esperantistoj! Ĉiaj esperantaĵoj (ankaŭ SAT-eldonaĵoj) estas haveblaj je katalogprezoj ĉe librejo: «Ksiazka» Zielona 11, Lodz (Polio).

[REKLAMO p.8] La multkoloraj, ilustritaj poŝtkartoj de SAT estas unika provo, bilde esprimi nian idealon. En la korespondado kun varbotoj tiuj kartoj estos tre utilaj al vi. Tial aĉetu ilin ĉe la Administrejo de SAT, R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27. La kompleta serio, konsistanta el 5 diversaj kartoj, kostas 0,50 g. mk.

ENHAVO:

paĝo
Kiel aspektas en Ĉinio la virina movado 335—36
El Ameriko 336
La dramo de l’ Norda Poluso 336
Pri sufiĉe fama historia Manifesto 337
Infansklaveco en Persio 337
Jaŝasun 337—38
Tago el mia vivo 338
Kiel metilernanto en AEG 338
Tra Esperantio 339—42
Korespondado 342

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 199, 26 de juliol de 1928

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

4-a Jaro. N-o 199 — APERAS SEMAJNE — 26. Julio 1928

[BILDO p.1 | 43,3,57,12] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», super la titolo de la gazeto.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

INTERNACIA VIVO

Multege kaj ĉie oni parolas pri paco. La propono de Brian’¹) deklaranta la militon eksterleĝa, estas studata en Vaŝingtono, Londono, Romo, Tokio kaj Berlino.

Kion ajn decidu pri ĉi tiu afero la grandaj naciaj ŝtatoj el Eŭropo kaj Ameriko, ni preterire certigas, ne timante erari, ke la paco estas absolute neebla, kaj ke nova milito eksplodos, fatale, kaj eble tre baldaŭ.

[BILDO p.1 | 29,47,70,69] Gravuraĵo: skeleto kun falĉilo, kiu kaptas nudan virinon kun infano; ĉe iliaj piedoj amaso da kranioj, en la fono fulmoj kaj nuboj.

Ni nin ne kredas profetoj, nek ni vivas en la intimeco de la kancelarioj. Ni studas Eŭropon tia, kia ĝi eliris el la traktato de Versaj’, kaj tio sufiĉas, por ke ni antaŭdiru, ke la funebraj tagoj de barbareco kaj mortiĝo reviviĝos en tiu ĉi malnova kontinento disigita, malriĉigita kaj malebligita je ĉia movo pro la ŝtala kolŝnuro, kiun reprezentas la plano de Dos²).

Ni rigardas la landkarton de l’ politika Eŭropo, kiun oni faris en 1918. Ni scias pere de Miŝele’³), ke la tuta komerco kaj prospereco de la popoloj venas de la maroj, ke la insuloj kaj duoninsuloj kun ampleksaj brakoj intermitaj en la maro progresas komercante rapidege, dum la aliaj nacioj fermitaj en la kontinentoj estas devigataj suferi mizeran kaj pruntedonitan vivon. El tio ni devas konkludi, ke milito estas neevitebla kaj justa kiel ribelo de sklavoj submetitaj al potencaj sinjoroj.

Pro la mito, ke ĉiu popolo rajtas sin mem regi, en la centro de Eŭropo, post la milito, oni konsentis, ke la malgrandaj ŝtatoj estu «liberaj nacioj», partigante popolojn, kiuj estis unuiĝintaj por sin defendi.

La aŭstra-hungaria imperio kun ĉiuj siaj difektoj, kvankam ĝi estis konstanta minaco por la paco, havis rajton ekzisti: ĝi havis la taskon kunligi la mezan Eŭropon kun la Adriatika maro.

Hodiaŭ ni jam vidas, kiel la «libera» Hungario almozpetas pro haveno ĉe Italio tra Fiume. Italio konsentas, kondiĉe, ke ĝi aĉetu militilojn ne bezonatajn. Kiam estis eltrovata la kontrabando, ĝi ne sciis kion diri al la Ligo de Nacioj. La granda Polio, elŝirita el Rusio, vivas sufokite inter potencaj malamikoj kaj ploras en la brakoj de Francio, kiu ĝin helpas, kontrolas ĝian industrion kaj ĉe kiu ĝi devas aĉeti la import-produktojn. Aŭstrio, kies ĉefurbo havas pli ol 2 milionojn da loĝantoj kaj entute 6 milionojn, ne povas labori, ĉar ĝi ne povas vendi; ĝia savo estas, ke ĝi kuniĝu kun Germanio, kion malpermesas Anglio kaj Francio. 30 po cento de la urboj en Latvio kaj Litovio estas anglaj; la politiko de Jugoslavio estas farata en Parizo; tiu de Grekio en Londono; tiu de Ĉeĥoslovakio en Berlino; tiu de Eŭropo en Vaŝingtono . . .

La malfortulo, kiel ni vidas, vivas submetite al fortulo. Eŭropo ne estas ligo el popoloj, kiuj serĉas sian vivmanieron: ĝi estas aro el konkurantaj ŝtatoj antagonismaj, kun artefaritaj interesoj, kun altaj landlimoj kaj bajonetoj, kiuj malhelpas ĉian ekonomian disvolviĝon, kiuj karigas la vivon tiom, ke la proletoj ne povas vivi konvene.

Eŭropo modelita laŭ la Versaja traktato estas kolonio de Usono. Francio bezonas 60 jarojn, por pagi siajn militŝuldojn, 60 jaroj, dum kiuj devas laboregi ekspluatataj ĝiaj kolonioj kaj laboristoj, dum kiuj ĝi devigas la protektatajn naciojn, fari komercajn traktadojn, el kiuj ĝi mem profitu. Ĉiuj nacioj tial, la grandaj kaj la malgrandaj, pro sama kaŭzo donante sian tributon, servas al la granda sinjoro de la komercaj kontoroj kaj de la dolaro.

Tial la ĉefaj nacioj de Eŭropo deziras la pacon, kaj tial tamen tiu magia kaj aldeziregata stato ne regos. Ne estos paco, ĉar ĝi estas tute neebla. Iutage okazos, ke la malgrandaj nacioj, lacegaj pro tiom da laborado kaj tribut-

¹) Briand (france). ²) Dawes (angle). ³) Michelet (france).

— pàgina 2 —

344 — SENNACIULO

donado, unuiĝos kaj ekribelos sub la standardo de libereco kaj sendependeco. Eŭropo denove estos kampo de malgajo kaj morto, la homa sango kovros la teron kaj ruĝigos la marojn kaj riverojn. Kaj la ekzemplo ne utilos. Oni starigos altarojn. Aliaj potencoj pli fortaj postulos preĝojn kaj respektegon. Tiujn oni devos renversi pli poste, por liberigi la vojon al aliaj pli malfortaj. Kaj tiuj lastaj estos anstataŭigataj denove de aliaj, pli homar-amaj.

Post ĉiu milito la homaro antaŭeniras paŝon, al la paco — al tiu paco, kiu nur estos akirata per la detruo de ĉiuj landlimoj kaj ĉiuj ŝtatoj.

Rolando Ortiz. El hispana lingvo trad. M. Buscato (11 005).

LA UNUA FERVOJO EN PERSIO

Aro da kapitalistoj diverslandaj alpaŝis antaŭ nelonge al konstruado de unua fervojo en Persio. Tamen la Legantaro ne pensu, ke ili faras tion sole por celoj kulturaj, civilizaj, sed multe pli kaj ĉefe, miaopinie, por povi enpoŝigi multe da mono.

La fervojo okupos spacon de 2 100 kilometroj kaj tratranĉos la tutan longon de la lando (Persio), de Kaspia maro ĝis la Persa golfo. Oficiale ĝi estos konstruata de la persia registaro. Sed laŭfakte la entrepreno, kiu postulas kapitalon de 80 milionoj usonaj dolaroj, estos gvidata de kapitalistoj el plej grandaj imperialistaj landoj: Usono, Anglio, Germanio kaj Francio.

La ĉefintereson en la entrepreno havos tamen la usonaj kapitalistoj, ne nur pro tio, ke la plej grandaj kompanianoj en tiu ĉi negoco estas la usonaj firmoj, sed ankaŭ pro tio, ke la plano mem estas usondevena.

Kiel konate, la usonaj grandfinancistoj serĉadas pli kaj pli novajn regionojn, kie ili povus fari grandajn investojn¹). Ili sendas specialajn ekspediciojn en la plej necivilizitajn landojn, plej sovaĝajn dezertojn, por esplori, kie kaj kiaspecajn entreprenojn oni povas aranĝi.

Nenecesas diri, ke la plano tre malplaĉas al anglaj imperialistoj. Unue, Anglio ne dezirus, ke usonaj kapitalistoj tiel profunden enpenetru Persion. Ĉar meti grandan kapitalon por fervojo, oficiale konstruata de persa registaro, signifas ja povi influi tiun ĉi registaron. Kaj pro tio, ke Anglio konsideras jam de longa tempo Persion kiel sian duonkolonion, sekve la plano ne povas plaĉi al britaj imperialistoj.

Due, la fervojo estos senpera ligilo inter la Sovetrespublikaro kaj Hindio, tra Kaspia maro kaj Persio. El tio certe ne profitos la anglaj kapitalistoj. Ilia situacio en Hindio fariĝas sen tio pli kaj pli komplika. Ju pli ili ekspluatas la tricentmilionan amason en Hindio, des pli tiu ĉi ribelas kontraŭ ili. Se la planon estus projektintaj kapitalistoj el malpli granda lando, Anglio certe ne allasus ĝin realigi. Sed Usonon kontraŭstari ĝi ne povas. Almenaŭ ĝi atingis, ke ankaŭ ĝiaj kapitalistoj ricevos parton en la entrepreno. Tamen, el tiu kompromiso Anglio nemulte profitos. Estos neeble eviti imperialistajn koliziojn kun Usono senpere en Persio kaj pere ankaŭ en Hindio.

Sed per tio ankoraŭ ne solviĝas la nodo de l’ imperialista konflikto. En la negoco estas krome implikitaj Germanio kaj Francio. La usonaj kapitalistoj estas sufiĉe riĉaj por povi sen kompanianoj plenumi entreprenon, kiu postulas tian mizeran sumon, kia estas 80 milionoj da dolaroj. Se ili konsentas kompanion, estas ne pro tio, ke ili tion serĉis, sed pro tio, ke ili ne povas al si helpi. Ili ne estas unusolaj en serĉado religi eĉ dezertojn. La germanaj kapitalistoj okulumis al Persio ankoraŭ antaŭ kelkdekoj da jaroj, komencinte konstrui la bagdadan fervojon. Se ne eksplodus la mondmilito, ili eble jam havus fervojon en Persio. Ili ankaŭ nuntempe povas ĝin konstrui, sen helpo de usonaj kapitalistoj. Sed kion fari, se kontraŭ Usono ili ne kapablas militi?

Komenciĝas do la konstruado de l’ fervojo per imperialista batalo, en kiu estas implikitaj ĉiuj plej grandaj kapitalistaj landoj. La entrepreno mem estas grasa osto, pri kiu ili devos akre malpaciĝi. Despli, ke la fervojo trapasos regionojn, abundajn je oro, arĝento kaj kupro — naturtrezoroj, poparte jam delonge ekspluatataj. Ekzistas tie ankaŭ granda merkato de ledo kaj tapiŝoj. Krome la fervojo malfermas la plej mallongan vojon por la komerco inter Eŭropo kaj Persio kun Hindio. Kiu akiros la plej grandan parton en tiu entrepreno, tiu havos la plej bonajn kondiĉojn por ĉi tiu komerco. En tio mem troviĝas multaj kaŭzoj, kiuj povas elvoki imperialistajn batalojn. Kiam oni elpensas, ke tie ĉi temas pri la du grandaj kolonioj — Hindio kaj Persio — estas komprenebla, ke la entrepreno semas ankoraŭ unu kampon por imperialistaj militoj.

L. Bergrad (10411).

¹) Investi = meti monon en entreprenon kun celo de profito. Kun tia signifo la vorto troviĝas en la «Komerca Vortaro» de s-o Kreuz. Kvankam laŭ Kabe la vorto havas nur signifon de «solene enkonduki en plenumotan oficon», oni povas bone konsenti la plilarĝigon de la difino, ĉar ĝi estas bezonata.

Socialismo povas naskiĝi nur el kapitalisma sistemo elkreskinta ĝis plena matureco. — K. Marks.

Striko de havenlaboristoj en Finnlando

Kiel oni eble jam scias, en Finnlando okazas granda laborkonflikto en formo de striko inter la ŝipŝarĝistaj mastroj kaj la havenlaboristoj. La striko ne estiĝis sole pro salajro, sed plej aktuala estas en ĝi la principa demando pri kolektiva labor-kontrakto por la tuta lando. Tia kontrakto, kiu ekzistas en okcidentaj najbarlandoj, ŝajnas esti tre malfacile akirebla en Finnlando. La entreprenistoj vidas en ĝi grandan danĝeron en formo de grandiĝanta bolŝevista influo kaŭzata de eventuala kontrakto en laborlokoj. La burĝoj estas ĉiam pretaj miksi politikon eĉ inter la plej malgrandan laborkonflikton, kvankam la laboristoj pro puraj panakiraj kaŭzoj devas komenci strikon. Ĉi tiu ja estas la sola humana rimedo por plibonigi la vivnivelon.

La havenlaboristoj ĝis nun laboris sen ia kontrakto por horsalajro de 5—8 finn. mk., kaj ilia laboro dependis tute de bona ŝanco, kiu eble donis al ili 4—5 tagojn semajne laboron, kaj en tre bona okazo 8 horojn tage. Ili komencis striki, kaj la striko daŭras jam monatojn. La labordonintoj sukcesis ricevi ioman nombron da strikrompantoj, kiuj fuŝlaboras kaj ricevas bonan salajron. La laboro nature fariĝas je pli ol duono pli kara ol ĉe ordinaraj laboristoj, kaj la ŝarĝado de unu ŝipo daŭras tre longe. Sed iom post iom pleniĝas iuj ŝipoj kaj veturas al siaj difinitaj lokoj en eksterlando.

Tial ni finnaj laboristoj petas niajn alilandajn K-dojn esti solidaraj kaj eviti la ŝipojn ŝarĝitajn de strikrompantoj en Finnlando ĝis la strikfino. La venko de finnaj havenlaboristoj estos venko por tutmonda havenlaboristaro.

Vojaĝemulo.

[REKLAMO p.2] Leterkovertojn viajn kaj poŝtkartojn por via korespondado mendu ĉiam nur ĉe la Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (Germ.). — Ĝi liveras al vi belajn kovertojn (blanka, senligna papero) kun bonefika verda surpreso propaganda por 2 mk. g. po cento, samspecajn poŝtkartojn (tutflanke surskribeblaj) por 1.10 mk. g. po cento.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 345

«Demokratio» en la paradizo de la «Ligo de Nacioj»

(Saarteritorio)

Antaŭ kelkaj semajnoj la registaro de la «Ligo de Nacioj» publikigis dekreton, laŭ kiu estas malpermesate partopreni unuiĝojn kun militista karaktero. Ankaŭ unuecaj uniformoj estis envicigataj tiun ĉi dekreton. Sed ĉi lasta fakte estas tiel fleksebla, ke ne povas ekzisti dubo, kian organizon oni volas trafi per ĝi. Ekzemple estas entenata la frazo, ke pacemaj manifestacioj kaj ekzercadoj povas okazi, kaj ke reprezentanto de la registaro difinos, kiaj uniformoj kaj ekzercoj estos konsiderataj kiel militistaj. Konklude oni povus kredi, ke kontraŭmilitaj organizoj plue rajtus manifestacii. Sed male.

  1. julio la anoj de la «Ruĝa Fronto» (organizo kontraŭ imperialistaj militoj) okazigis sian trian sarlandan renkontiĝon. Ĉio estis bone organizita. Lastmomente la policestro sciigis al la gvidantaro la malpermeson de la manifestacio. Sed jam alvenas la unuaj grupoj. La tuta «ĉefurbo» (Zarbriken, germ. Saarbrücken) estas ekscitita. Taĉmentoj de policistoj kaj tiel nomataj landĉasistoj (ĝendarmoj) tramarŝas la urbon laŭ ĉiu direkto por dispeli la alvenantojn. Franciaj kaj italiaj K-doj estas aŭ arestitaj aŭ kondukitaj per ĝisdente armita eskorto al la landlimo. La stacidomo estas okupita per kompanio de ĝendarmoj. Neniu K-do vestita per la uniformo de la «Ruĝfront-batalantoj» devas trapasi la stacidoman elirejon. Malgraŭ tio okazis protestkunveno en grandega salono.

Dimanĉon frumatene estis okupitaj ĉiuj stratoj je la periferio de la urbo per policistoj, kaj neniu policisto ricevis dimanĉan forpermeson. Sur la peronoj de la stacio svarmis policistoj kiel en formikejo. Oni haltigis ĉiun, kiu portis ruĝan insignon. Ekzemple ankaŭ SAT-anon, kiu portis sub la brakoj du pakaĵojn kun ekspozicia materialo. En la grupejo de la «Ruĝa Fronto» ne estis iu libera loko, kaj ankaŭ kelkaj kriminalpolicistoj ĉeestis, laŭdire, nur ĉar ili volis trinki kelkajn glasojn da biero.

La horo de la ekmarŝo alproksimiĝis. La stratoj estis plenplenigitaj de simpatiantoj kaj scivolemuloj. Aŭtomobile, ĉevale, motorbicikle, piede, la gardistoj de la ordo furiozis tra la urbo. Tamen malgrandaj aroj da K-doj sukcesis atingi la kunvenejon, kiu kompreneble estis ŝanĝita kaj tial nekonata al la policistoj. Ankaŭ nia LEA-grupeto el Saarbrücken kuraĝe portis, spite la malpermeso, sian ruĝan standardon tra la urbo. La policistaro fermis la gastejojn, konfiskis afiŝojn kaj standardojn (i. a. ankaŭ la esperantajn). Spite ĉio kunvenis en arbara gastejo ĉ. kvar mil personoj, kie parolis K-do el Berlino. Dume la policistaro furiozis en la interno de la urbo. Ĝi atakis preterpasantajn ruĝfrontanojn per revolveroj, gumvipoj kaj sabroj. Arestitaj ruĝfrontanoj estis kondukataj tra la stratoj kiel krimuloj, trenitaj je la brakoj. 20 estas pli malpli vunditaj kaj 200 arestitaj.

Tiel aspektas la demokratio sub regado de la «Ligo de Nacioj».

SAT-ano 7733.

★

Ekribeloj de belgiaj laboristoj

Enketo de l’ Internacia Labor-Oficejo montris, ke la salajroj estas tre malaltaj en Belgio. Ili nur superas tiujn pagatajn en faŝistaj landoj. La monstabiligo kaj la raciigado de l’ industrio efektiviĝas je la kostoj de etburĝaro kaj proletaro. Ĉi tiu vidas, depost du jaroj, unuflanke malkreski daŭre la aĉetpovon de sia salajro, aliflanke plifortiĝi la klasajn organizojn de la mastroj, kaj la faŝistajn grupojn fariĝi pli kaj pli maltimemaj.

Ŝajnas, ke ĝenerale la belgia laboristaro iĝis rezignema kaj akceptas la sorton, kiun preparis por ĝi la kapitalistaro. Tamen, de tempo al tempo, tiun kvietecon rompas subita eksplodo de laborista kolero atestanta, ke la laboruloj ne ankoraŭ tute ŝafiĝis.

Lastatempe, en Kampin¹), kampara regiono, kie la granda industrio nur ekstariĝas pro la eltrovo de karbo, kaj kie la eklezio kaj la kapitalistoj ankoraŭ senbride subpremas la proletojn, 2000 kristanaj laboristoj strikis dum du semajnoj. En provinco Liej’²) jam unu jaron strikas pli ol 1000 ŝtonhakistoj, kaj en Anver (Antverpeno), de du monatoj, 1200 ŝipriparistoj ĉesis labori. En la sama urbo, la 18. marto, 10 000 ŝip-elŝarĝistoj forlasis spontane la havenon, spite la volo de la sindikatestraro. Ili rompis la kolektivan kontrakton kaj postulas tagsalajron de 60 fk., t. e. plialtigo de 10 fk. Naŭ dekonoj apartenas al klasbatala sindikato; la resto al kristana kaj liberala sindikatoj.

La burĝa gazetaro unuanime atakis la strikon per la kutimaj stultaj argumentoj: Komunista influo, soveta mono, eksterlanda mano ktp., esperante timigi la strikantojn kaj malfavorigi la publikon rilate al la striko. Espereble, tiu ĉiuokaze gurdata kantaĉo ne plu efikos, kaj la havenproletoj gajnos la batalon.

Registara enmiksiĝo. La ministro de l’ Laboro kunvenigis la estrojn de la diversaj sindikatoj kaj proponis tujan reprenon de la laboro kaj traktadon en la «Egalparta Komisiono de l’ Haveno». Spite ĉiuj sindikatestroj la ĝenerala referendumo klare pruvis, ke la proletoj tute aliel opinias pri la gvidado de la striko: la neklasbatalaj laboristoj postulis per plimulto daŭrigon de la striko, kaj pli ol naŭ dekonoj de la klasbatalaj strikantoj same voĉdonis. La burĝaj gazetoj vekriis, ĉar eĉ kristanan kaj liberalan sindikatojn «infektis la komunistoj»! La «Fédération Maritime», mastra sindikato, rifuzas traktadi kun la laboristaj sindikatestroj, ĉar ili estas seninfluaj sur siajn membrojn.

Klasa solidareco kaj klasperfiduloj. La tutlanda klasorganizo de l’ belgia mastraro (Comité Central Industriel) voĉdonis simpatirezolucion favore al la havena mastraro. Aliflanke, 300 oficistoj sin prezentis por elŝarĝi ŝipon, kiu vojaĝas inter Belgio kaj Kongo.

Sekvoj. En Gent, malgranda enlanda haveno, la elŝarĝistoj ĝis nun ne ankoraŭ agis, sed ankaŭ tie la spiritoj bolas. Pri la salajro de maristoj oni traktadas jam delonge en komisiono, kaj oni atendis decidon lastsemajne. Sed la mastroj prokrastas la decidon, ĉar ĝi ĉiuokaze favoros la strikon. Plialtigo por maristoj plivigligos la strikon; malbona decido por ili kondukos kredeble tiujn lastajn al kunstrikado kun la elŝarĝistoj. Estas bedaŭrinde, ke la elŝarĝistoj ne agis kelkajn semajnojn pli frue komune kun la ŝipriparistoj. Ambaŭ korporacioj estus profitintaj el kunagado. Kredeble la malsolidareco estas, tiuokaze, malbona konsekvenco de la kolektiva kontrakto.

M. v. A. (155), Bruxelles.

¹) france: Campine. ²) france: Liège.

[REKLAMO p.3] La multkoloraj, ilustritaj poŝtkartoj de SAT estas unika provo, bilde esprimi nian idealon. En la korespondado kun varbotoj tiuj kartoj estos tre utilaj al vi. Tial aĉetu ilin ĉe la Administrejo de SAT, R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27. La kompleta serio, konsistanta el 5 diversaj kartoj, kostas 0,50 g. mk.

La laborista klaso deziras neniajn miraklojn de la Komuno. Ĝi ne havas fiktivajn kaj pretajn utopiojn por realigi la popol-decidon. La laborista klaso scias, ke por ellabori sian liberiĝon kaj kun tio ankaŭ pli altajn vivoformojn, kiuj senĉese kontraŭas la hodiaŭan socion per ĝia propra ekonomia disvolviĝo, — ke ĝi, la laborista klaso, devas longdaŭre batali, devas trapaŝi tutajn vicojn de historiaj procedoj, per kiuj la homoj, kaj samtiel la cirkonstancaro, entute aliiĝos. Ĝi havas nenian idealon por efektivigi, ĝi devas liberigi nur la elementojn de la nova socio, kiuj disvolviĝis en la sino de disfalanta burĝa socio.

K. Marks. Trad. M. Ŝpetrik (5323).

— pàgina 4 —

346 — SENNACIULO

NEGRO KIEL GVIDANTO DE STRIKMOVADO

En n-o 195, pĝ. 313, ni aperigis mallongan noton pri la persista, longedaŭra striko de la karbministoj en diversaj regionoj de Usono, i. a. en Pensilvanio. En tiu lasta regiono distingiĝis en la rolo de gvidanto la negro Ĉarli¹) Fulp. Ni eltiras la sekvantan skizon en mallongigita formo el Rote Fahne (Ruĝa Standardo), Vieno. — Red.

Granda, forta, mole parolanta kaj sentime rigardanta staras Ĉarli Fulp, la negro-organizanto el Pensilvanio, antaŭ la kunveno. Li venis rekte el la minejo al Novjorko por organizi la helpon por la ministoj. Kelkaj nigraj K-doj akompanis lin. Depost semajnoj ili parolas ĉiuvespere antaŭ entuziasma laborista publiko, kaj post ilia simpla priskribo de la tragedia situacio de l’ ministfamilioj ili kolektis multajn milojn da dolaroj kaj grandan kvanton da varmaj vestoj por la malsatantaj K-doj.

Oni devas scii, ke Fulp unuigis blankajn kaj nigrajn karbosklavojn. Por ĝuste kompreni la signifon, necesas koni la rasan malamon, kiu persekutas la «malbonodoran negron» eĉ ĝis la praarbaro. Por montri la solidarecon, oni elektis «Ĉarli»-n unuanime konfidito. La fakto, ke depost la agadkomenco de Fulp la ministkomitatoj preskaŭ ĉie estis gvidataj de negroj, pruvas, ke la ministoj konvinkiĝis pri la stulteco de la rasbataloj.

Djems Flod²), la prezidanto de l’ sindikata distrikto depost 1924, nenion faris kontraŭ la perforto entreprenista. Kiam la salajro estis malpliigita je triono, kaj fine la striko ekflamis, la sindikato ĉesigis ĉian subtenadon, kaj tiel la situacio de l’ strikantoj fariĝis baldaŭ katastrofa. Tial la laboristoj ekprovis sin helpi: ili elektis komitaton, inter kies anoj ankaŭ estis Fulp, kiu komencis, cetere sensukcesan, traktadon kun la sindikata centro en Novjorko.

Oni denuncis Fulp kiel «agenton de la entreprenistoj por varbi strikrompantojn». La laboristoj, kiuj konis la senmakulan honestecon de Fulp, priridis tiun fabelon. Al la malsataj, frostsuferantaj laboristoj oni nun sendis agentojn, kiuj rakontis al ili pri «mirindaj salajroj en la nordaj farmoj». Kelkaj negroj lasis sin blufi. Sed kiam ili alvenis en la novan «laborlokon», oni metis ilin sub akran gardon kaj enkarcerigis ilin. Multajn rekondukis Fulp, kvankam li mem evitis nur malfacile la arestiĝon.

La vivo de Fulp estas en ĉiama danĝero. Ŝtato kaj entreprenisto volas lin kapti. Nokte gardas strikantoj lian domon, depost kiam du «nekonatuloj» lin dormantan ekatakis.

Nigruloj kaj blankuloj ŝatas lin kiel fraton bonkoran, prudentan, agadfortan. Kiam Fulp diras: «Striko», tiam virinoj kaj infanoj prefere malsatas, ol ke eĉ funto da karbo estas elterigata. Sed li zorgas, ke neniu malsatu. Li laboras en Novjorko, parolas kaj kolektas. Ripete li akcentas, ke tiu ĉi batalo estas gvidata nur por la modesta vegetebleco. Li diras ankaŭ, ke eĉ per la venko de la pensilvaniaj minejoj estos malmulto atingita, dum la kapitalismo ankoraŭ ekzistas.

La indiferentaj laboristoj de Novjorko sentas por li — eble la unuan fojon — la spiron de klaskonscio.

Esp-igis (7579).

¹) Angle: Charlie. ²) Angle: James Fload.

★ DIVERSAĴOJ ★

La longega pasteĉego

Unuafoje depost la jaro 1896 Denbi Del¹), urbeto en Anglio, intencas fari je 4. aŭgusto grandan pasteĉon. Per tio oni esperas havigi al si la monsumon de 3000 sterl. funtoj, kiun oni volas donaci por pligrandigi la malsanejon (lamulejon) de Hadersfilt’²). Laŭ la vendo de biletoj la sumo estos atingata. Tiaj lokaj pasteĉoj estas kuriozaĵo. La unua estis kuirata jam en la 18-a jarcento. Ili estas la plej grandaj en la mondo. La farota pasteĉo pezos kelkmil kilogramojn kaj enhavos mil kilogr. da bovaĵo, mil kilogr. da ŝafviando, kelkcent kilogr. da birdviando kaj multajn aliajn aĵojn. Speciala pladego estos konstruata, kiu havos diametron de 3 metroj. La pasteĉo mem estos tegata per krusto de kelkcentimetra dikeco kaj estos interne subtenata per speciale preparota trabaro. La ĉefa laboro estos la tranĉado de la pasteĉo. Oni utiligos ĉevalojn, por formovi la pasteĉon al la izolita loko, kie vilaĝano, elektita por tiu laboro, distranĉos ĝin per tranĉilo tiel granda kiel glavo kaj por tiu celo fabrikita. Ĉe lasta simila okazo amasiĝis proksimume 60 000 homoj. En tiu ĉi jaro oni esperas, ke la nombro ankoraŭ pligrandiĝos. Por havigi al si parteton de la pasteĉo, oni devas aĉeti ŝilingan bileton. Ŝajne la unuan fojon tia pasteĉo estas farata sen celo festi okazon de nacia graveco (kiel ekz. ĉe jubileo de reĝino Viktoria).

L. Sykes, Darnale-Sheffield.

¹) Angle: Denby Dale. ²) Angle: Huddersfield.

JAŜASUN

Skizo pri Meza Azio

(Fino)

La homoj laboras. Ili aranĝas «ĝojak»-ojn¹). Aro da tiuj «ĝojak»-oj similas al ia fantazia volvaĵo, kiun oni faris kun intenca nezorgeco. Tamen necesas granda sperto. Kiam oni enlasas akvon en la kanaletojn, la kampo atestas mirigan akvumadan sistemon. La bedoj elstaras super seninterrompa, senfine volviĝinta vejno de akvoporta kanalo. Ĉiu peceto de la grundo estas akvumita, ĉiu kreskaĵeto ricevas sian porcion da akvo. Oni enlasas la akvon tra sola truo ĉe unu rando, kaj trakurinte longan zigzagan kaj volvitan vojon inter ĉiuj «ĝojak»-oj, ĝi ellasiĝas ĉe la alia rando, en la najbaran kampon ktp. Se la tero jam estas sufiĉe nutrita, oni simple ŝtopas la eniran truon kaj direktas la akvon en alian lokon, kie ĝi estas bezonata.

Oni ŝparas la akvon. Malŝparemo signifas minacon de malsato! Oni gardas la akvon. Ekzistas institucio de specialaj reguligantoj de akva distribuo. Oni nomas ilin «ak-sakal»-oj¹) kaj «mirab»-oj²). Ambaŭ oficoj estas elektaj. Oni komisias tiun ĉi respondecan laboron al la plej estimataj, la plej ne-subaĉeteblaj vilaĝanoj. Tamen . . . tamen ekzistas malbonuzoj: spekulacio per la akvo. Oni severe kondamnas la krimulojn, kiuj rompis la kutimon sanktigitan per jarcentoj. Rakontoj pri senkapigo kaj kripligo ne estas fabeloj en Turkestano.

Dum la tuta vegeta periodo kotono kaj rizo postulas regulajn akvumojn de la kampoj, tiu laboro daŭras dum la tuta somero. Kiomfoje la okuloj esperplene fiksiĝas al supro de la montoj, kie degelas trezora neĝo: — Ĉu sufiĉos la akvo, ĉu maturiĝos la kreskaĵoj? . . .

Jen la kamparano. Per tre peza «ketmenj»¹) li fosas la bedojn. Tiu ĉi laborilo ŝajnas maloportunega. Tamen ĝi estas la sola ilo por ĉiuj manlaboroj en la kampoj kaj ĝardenoj. Oni uzas ĝin, cetere, tre lerte kaj produkteme. La indiĝenoj estas ankoraŭ tre konservativaj rilate la uzon de l’ kampa laborilaro. Tiujn ĉi «ketmenj» kaj «omaĉj»²) oni uzis antaŭ jarmiloj.

La regno aplikas multajn klopodojn por atentigi la kamparanojn pri la utilo de eŭropaj laboriloj. Por la regno estas tre grave popularigi pli taŭgajn laborilojn, ĉar ili akcelus plialtigon de la rikolta normo kaj de ĝenerala spezo

¹) Bedoj por koton-semado.

¹) Laŭvorta trad.: blankbarbulo; signifo: akva estro. ²) Ankaŭ akva oficisto de pli alta rango.

¹) Indiĝena fosilo. ²) Indiĝena plugilo, tre primitiva, lignaja.

— pàgina 5 —

SENNACIULO 347

TAGO EL MIA VIVO

La tagoj en la vivo de la proletoj ja ĉiuj komenciĝis egale. En tre frua horo ankaŭ mi devas grimpi el la lito, ne volonte, ĉar la sindikata kunveno de la antaŭa vespero ree daŭris tre longe. La temo de la aŭdita parolado de sindikata funkciulo kaŭzis multhoran diskuton post la kunveno. — Sed fine mi estas lavita, prenas la poŝon kun la pano, prenas la gazeton de antaŭ la pordo kaj forkuras. Forlasinte la domon, jam komenciĝas la unua peno de la tago: konkiri lokon en la fervoja vagonaro, kiu grandegajn amasojn da laboristoj devas transporti al la loko de ilia laboro. La distancoj en Berlino inter loĝejoj kaj laborejoj estas ja tre grandaj, kaj estas stranga fakto, ke laboristo, loĝante meze en la urbo, laboras tute ekstere de Berlino, kaj la loĝantoj de la antaŭurboj ofte laboras en la urbo mem. Tiel ĉiumatene estas granda batalo, por ricevi modeste malgrandan parton da spaco, tiom kiom kutime homo bezonas, por stari kun dense al la korpo premitaj brakoj, elspirinta pulmo kaj restante senmova sur unu loko. La direkcio de la fervojo tre bone komprenas preni monon, sed ĝuste kaj hominde transporti la personojn, ne estas ĝia afero. Por 1,30 mk., kiom kostas semajna abono ĉe la fervojo, laŭ opinio de la direkcio tute sufiĉas loko, kiun havas la sardinoj en sia oleskatolo. Por tio la duaklasaj kupeoj estas matene tute malplenaj; sed estas severe malpermesite uzi ilin kun la semajnaj biletoj.

Perdinte kelkajn funtojn da korpa pezo per tia sporta masaĝo dum la veturo, mi atingas post preskaŭ unuhora veturado la ĉiutagan celon, mezgrandan presejon en antaŭurbeto de Berlino. Tie ĉi oni daŭrigas la sporton. La ĉambro, en kiu ni ŝanĝas la vestojn, troviĝas en la teretaĝo, kaj la laborĉambregoj en la tria kaj kvara etaĝoj, en tute alia parto de la granda domo. Kiu nun havas la malfeliĉon veni kelkajn minutojn post la sepa, devas unue kuri al la tria etaĝo, por havigi al si la ŝlosilon, due salti al la teretaĝo, por ŝanĝi la vestaron, trie denove grimpi al la tria etaĝo, por fine tie komenci «kun freŝaj fortoj» la ĉiutagan laboron.

La kompostejo estas sufiĉe granda, sed tre bone, pro ŝparemo de la ĉefo, instalita kun tute neuzeblaj lampoj. La sporto de la ĉefo nun estas, iri tra la ĉambroj je la oka horo matene, aserti, ke ekstere jam estas hela tago kaj estingi la lampojn. Ni ilin tuj reeklumigas, asertante, ke la taga lumo ne sufiĉas. Tiu beleta ludo ripetiĝas ĉiutage. La laboro mem estas tre interesa. Mi ĉefe kompostas katalogojn kaj prospektojn en angla kaj franca lingvoj. Ankaŭ bonajn anoncojn mi ricevas, por komposti ilin. Post tiu okhora interrompo de mia libera tempo kaj denova sporto per la vagonara reveturo mi komencas esti homo, kiom estas eble al mi. Mi razas kaj lavas min. Vespere mi havas difinitan programon. Unufoje semajne mi iras por naĝi, unufoje mi skribas, unufoje mi vizitas miajn infanojn, kaj la resto estas dediĉata al politika porkomunisma laboro. Tiel preterpasas ĉiu tago en mia ĝisnuna vivo.

Alfred Kraushaar (120).

Al ĉiuj Soveti-anoj!

Monon por la Adm. de SAT, ne sendu al Leipzig, sed al nia bankkonto ĉe C. K. de SEU en Moskvo. Niaj bankoj ne akceptas sovetian monon. — Adm.

de kotona produkto. Por instigi kotonproduktadon, la regno donas por ĉiu plantanto de la kotono difinitan sumon da kredito kaj provizon da necesa porsem-materialo — kontraŭ la kontrakto vendi la rikolton nur al la ŝtataj aĉetejoj, ne al iu alia. Kotonproduktistojvilaĝanoj mem unuiĝas en kooperativoj por firmigi la garantion plenumi la kontrakton, kaj ricevi kelkajn priservojn por siaj mastrumaj bezonoj (provizo per maŝinoj kaj elektita semaj-materialo) kaj bezonoj organizaj (klerig-laboro, agrikultura laboro ktp.). La rezultoj de tiu kooperigo de la laboro jam estas videblaj. Antaŭ kelkaj jaroj oni deklaris traktoron «ido de satano», — nun la incita bruemo de la maŝino aŭdiĝas tie kaj alie kiel ritmo de la nova vivo.

Kantas Ĝurabaj:

«Ho, kiam mi vendos la kotonon, Mi ricevos sonoplenan monon; Poste iros mi al Rahim, la najbaro, Metos la «kalim»-on sur la manon; Diros: donu al mi la filinon — Belan Odoljat-hana.»

La vojo de Oriento al la feliĉo, al bono kuŝas trans malkonstruo de l’ arkaika mastrumsistemo, trans forigo de la spiritaj baroj: religio, tradicio, rito; trans ĝenerala kooperado … Multo devas esti reviziata, tre multe — retaksata. Ĝermoj de tiu kritikemo, reformemo kaj progresemo jam ekzistas, ili baldaŭ ankoraŭ kreskos …

Kiel muzika akompano por mia pensoj sonas improvizaĵo de Ĝurabaj:

«Ho, traktoro estas la maŝino bona, Bonan donos ĝi al mi rikolton, Portas novan ĝi al mi la vivon, — ‘Jaŝasun’¹) la vivo nova! …»

La suno kribras sian oron kaj varmon tra verda foliaro. La vojo kuras ĉiam antaŭen …

«Jaŝasun! …

Dm. Albanov.

¹) Vivu!

Kompatindaj «Sennaciuloj»

Unu el la plej malnoblaj fenomenoj de la postmilita tempo estas la maniero, kiel oni traktas la tielnomatajn «senhejmulojn». Graz (Aŭstrio, Stirio) estas la plej granda urbo proksime de la jugoslavia limo kaj grava trapasejo por ĉiuj tiaj malfeliĉuloj. Ĝi ankaŭ estas la plej uzata «piedpilkludejo» por ludoj per homoj. Du okazoj pri ĉi tiu filudado estu montrataj, kiuj estas ekzemploj de la tiom ofte okazantaj homaj tragedioj. Ambaŭ okazoj koncernas hungarajn ŝtatanojn. Hungario ja donas al la mondo la plejmulton da senhejmaj viktimoj.

Unu estas maljuna senlaborulo, kiu dum ok jaroj vivas en Graz. Li pulmomalsanas. Lia filo nutris lin laŭpove, sed li ankaŭ devas zorgi pri granda familio; sekve ne multo restas por la patro. Iam la maljunulo almozpetis sur strato kaj tuj estis kaptata de policisto. En la registrejo oni eksciis, ke li ne estas aŭstro. Ok jarojn li restis en Graz, kvindek jarojn li ne plu estis en sia «hejmlando». Tamen oni traktis lin kiel fremdulon kaj transveturigis lin Hungarion. La hungaroj agis simile kaj resendis lin Aŭstrion, ĉar li jam delonge perdis la hungaran civitan-rajton. Kio nun okazos pri la kadukulo? Ĉu refoje komenciĝos la piedpilkludado per li?

La dua estas hungara politika rifuĝinto. Dum li havis laboron, li vivis en Vieno. Perdinte sian laboron, li provis envojaĝi Jugoslavion. Kelkfoje li sukcesis ŝtelire transpaŝi la limon kaj tie labori tiom longe, ĝis la manko de pasporto devigis lin remigri al Aŭstrio. Lastfoje li ree venis Jugoslavion kaj laboris en Belgrado. Sed la Belgrada estraro baldaŭ eksciis, ke li ne havas la paperan rajton por vivado. For de sia laborejo li migris en la malliberejon. Post kelksemajna restado en ĉi tiu «agrabla» loko, oni kun ŝtata akompano veturigis lin al la aŭstria limo, kaj tie li estis «transĵetata» (t. e. la oficiala esprimo por tiu ĉi ago). Sen transdono al la aŭstria estraro, oni devigis lin ŝtelire transpaŝi la limon. Nun li migradis al Graz, sen dokumentoj, ĉar tiujn estis forprenintaj la jugoslavaj ĝendarmoj. Pro tio li tuj estis kaptata, kaj post mallonga restado en la domo de la devig-vojaĝuloj li refoje estis «ĵetata» trans limon. Tio okazis vespere, kaj jam dumnokte li denove estis kaptata de jugoslavaj ĝendarmoj. Ĉar la aŭstria limo estis tiom proksima, oni reĵetis lin trans la limon. Nun li estas refoje kaptito de la aŭstrianoj, kaj denove povas komenciĝi la «piedpilkludado per homo».

Aŭstria SAT-ano (10504).

Korektoj. — Korektu en n-o 198, pĝ. 338, dua kolono, de supre 5-a linio: «insultvortojn, batojn kaj spionaĵojn» (anst. nominativo); same, linio 17, legu «kudraĵon» (anst. kudradon).

— pàgina 6 —

348 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

INTER NI

Iu K-do skribis: «Via sennaciismo estas eble ĝusta teorie, sed taktike ĝi estas ne aprobinda. Laboristaj partioj neniel povus akiri influon sur la amasojn, starante ĉe tia vidpunkto. En la nacie subpremataj landoj, la proletoj kaj mizeruloj firme kredas, ke ilian malbonan situacion kaŭzas la konkirintoj. Ili proprokule vidas reprezentantojn de la subpremanta nacio, kaj ilia malamo trovas tiel konkretan objekton. En Irlando, ekzemple, Konoli¹) ĉiam diris: «Ni liberiĝu el la brita jugo por konstati, ke la kapitalismo estas la malamiko — ne la brita nacio.»

Gvidantoj de partioj havas kiel ĉefan celon kapti la regadon en siajn manojn, kaj sekve ni bone komprenas, ke ili ne tro volas kontraŭstari al la antaŭjuĝoj de la amasoj.

Sed SAT difinis al si alian taskon. Ĝi celas eduki; ĝi klopodas, ke ĝiaj membroj inter si ignoru la naciojn, tial estas tute logike, ke ni kutimiĝu prikonsideri problemojn je propra vidpunkto. Neniam ni proponis al nesamlingvanoj nian taktikon; ni nur celas montri, ke jam laboristaj esperantistoj staras ĉe la pinto de la alta monto, al kiu sin direktas la Laboristaro.

Ni ja tro bone scias, ke la historian procezon ne gvidas la racio. La antaŭenirado de la homaro tre ofte okazas zigzage, palpe, blinde. Sed ĉu viduloj devas sekvi la saman vojon kiel blinduloj? Pli precize: ĉu sennaciuloj devas ankaŭ oferi sian vivon en bataloj por nacia liberiĝo, se ili jam konvinkiĝis, ke tio estas nur trompa iluzio? Ĉu patriotoj ne sufiĉas por fari tiun eksperimenton?

Ĉar la grandega plimulto da homoj estas movata de la sentoj kaj antaŭjuĝoj, ne estas mirige, ke la homara evoluo okazas en sangaj bataloj. Sed kiu konas la rektan direkton, ne erarvagas tra dornoplenaj, malrektaj vojoj. Sennaciulo, kiu ne deziras sin mortigi, provas preterpasi la interpuŝiĝojn, kie diversspecaj naciuloj batalas inter si. Mi konsentas, ke la afero ne ĉiam estas facila. Sed ĉu decas, ke saĝulo kondutu kiel frenezulo, se okaze li troviĝas en frenezulejo?

Iu kontraŭvole, akcidente mortas en milito. Aliu memvole oferas sian vivon en tiu sama milito. Ni ne samigu la du okazojn. E. L.

¹) Angle: Connoly.

Raportaro de la Ekzekutiva Komitato de SAT

Resumo de la raportoj prezentotaj de la Ekzekutiva Komitato ĉe la Kongreso

(Daŭrigo)

RAPORTO DE LA ADMINISTRACIO DE SAT

(1927/28)

Situacio de la membraro

Ĉar la Jarlibro, kiun mi en tiu ĉi momento bedaŭrinde ankoraŭ ne posedas, ne donas tute klaran bildon pri nia membrostato (en ĝi estas cititaj adresoj de membroj, kiuj ankoraŭ ne repagis por tiu ĉi jaro), ni donas ĉi tie la veran staton de la membraro, nome de tiuj, kiuj pagis sian kotizon ĝis la 1-a de julio. Repagis aŭ novaliĝis ĝis tiu dato: Aktivaj membroj: 5534, pasivaj membroj 636, sume 6170 membroj. Pasintjare (meze de junio) la membrostato estis jena: 4593 aktivaj, 623 pasivaj, sume 5216 membroj. La kresko en tiu ĉi jaro estas sekve 954 pagantaj membroj. Kiel kutime, ni devis ankaŭ ĉi-jare elimini konsiderindan kvanton da slipoj, 1997. Se tiuj membroj estus renovigintaj sian membrecon, ni havus nun la nombron de 8167. Precipe en Sovetio la diferenco estas tre granda, pro aliĝo kaj eksiĝo de «sezon-membroj». Strange estas, ke inter la nepagintoj troviĝas konsiderinda parto, kiu resendis la plenigitan «demandilon», sed tamen ĝis hodiaŭ ne plenumis sian financan devon.

[BILDO p.6 | 39,33,60,62] Kolona diagramo de la kresko de la SAT-anaro, 1921–1928: 390, 1064, 2328, 2404, 2705, 2960, 5216, 6170.

Kresko de la SAT-anaro

Sennaciulo

Ni konstatas malrapidan, tamen daŭran kreskadon de la abonantaro. De n-o 195 (28. junio) ni ekspedis 3218 ekz. al pagantaj abonantoj (inkluzive la vendekz. al kelkaj K-doj). Pasintan jaron ni ekspedis de n-o 142 — 2583 ekz. Sekve ni havas pluson da 635 abonantoj. Per tiu kreskado de abonantoj la buĝeto de «S-ulo» denove resaniĝis post la pasintjaraj frapoj. Gravan monhelpon al SAT donis ankaŭ tiuj K-doj, kiuj dum la pasinta jaro ricevis la gazetojn kolektive kaj estis tiom afablaj akurate disdoni ilin.

Komence de la jaro nin ofte trafis plendoj pro nericevo de la gazeto, kvankam ni sendis ĝin laŭ nia kontrolo. Esploroj montris, ke kulpis la poŝtistoj en la vagonar-poŝto, kiuj ordigas la div. sendaĵojn kaj sendis niajn presaĵojn en malĝustajn direktojn.

La stato de «La Lernanto» restis preskaŭ la sama kiel antaŭjare. La nuna eldonkvanto estas 9500 ekz. Apartajn abonantojn ni havas sume 86 (pasintjare 30). Krom tio aĉetis germania LEA 5000 ekz., francia LEA 250 ekz., hungaria LEA 150 ekz.

Sennacieca Revuo

La stato de l’ abonantaro estas 1047 kontraŭ 1094 en la antaŭa jaro. Sekve malkresko je 47 abonantoj, kvankam ni dissendis pli ol 300 prov-ekzemplerojn ĉefe al edukistoj kaj instruistoj. Konsekvence tiu revuo bezonas mon-aldonon, ĉar la enspezoj ne egaligas la elspezojn.

Eldona Fako de SAT

La librostoko estas nia ĉefa financa bazo. Ĝi ofte subtenis la aperigon de «S-ulo» kaj «S.R.» en kriza tempo. Kvankam ni ne sukcesis eldoni dum la lasta duonjaro librojn, ni jam transdonis kelkajn manuskriptojn al la presejo. Pro la malalta kotizo nia eldonagado estas iom malhelpata. La administrajn elspezojn grandparte portas la eldonfako. Post plialtigo de la kotizo tiu stato ĉesos. Ni vendis el niaj eldonaĵoj jenon (krampe ni citas la staton de l’ antaŭa jaro):

Tri verkoj de Tolstoj: eld. 1922, 2000 ekz., provizo 2 (86). — For la Neŭtralismon: 3 eldonoj (1922, 1923, 1928), eldonkv. sume 7000 ekz., provizo: 2875 (35). — Ni Legu: 3 eld. 1923, 1924, 1926, eldonkv. sume 7000 ekz., provizo 1761 (2516). — Goethe-Faŭsto: eld. 1923, 2300 ekz., provizo 39 (134). — Eklumo en la Abismo: eld. 1923, 2200 ekz., provizo 508 (735). — Dokumentoj de Komunismo: eld. 1924, 2000 ekz., provizo 577 (655). — La Komunista Manifesto: 2 eldonoj, 1924, 1925, eldonkv. sume 3000 ekz., provizo 1175 (1378). — A. B. C. de Sennaciismo: 2 eldonoj, 1924, 1926, eldonkv. sume 3500 ekz., provizo 1519 (1800). — Malgranda Terbiblio: eld. 1924, 1500 ekz., provizo 602 (785). — Nur Volu: Unua eld. 1924 kiel Krestomatieto de «S.R.», 1000 ekz. Dua eld. 1926, 2000 ekz., provizo 950 (0). — Proletaria Kantaro: eld. 1924, 3000 ekz., provizo 1687 (2067). — Kontraŭ Dio: eld. 1925 kiel Krestomatieto de «S. R.», 1000 ekz., provizo 0 (6). — La Kemio de la Universo: eld. 1925, 2000 ekz., provizo 847 (993). — El la Mondbildo de l’ nova Fiziko: eld. 1925, 2000 ekz., provizo 882 (1014). — Petro: 2 eldonoj, 1925, 1926, eldonkv. sume 25 000 ekz., provizo 2167 (8430). — Labor-Kajero al Petro: eld. 1926, 10 000 ekz., provizo 6205 (7471). — La Morto de Blanjo: eld. 1925, 2000 ekz., provizo 976 (1183). — Orienta Blovo: eld. 1926 kiel Krestomatieto de «S. R.», 1500 ekz., provizo 884 (1037). — El Katenoj de Maljusteco: eld. 1926 kiel Krestomatieto de «S. R.», 1500 ekz., provizo 955 (1208). — Sekspsikologio: eld. 1926, 2000 ekz., provizo 1121 (1305). — Ruĝo kaj Blanko: eld. 1926, 2000 ekz., provizo 1142 (1250). — Etiko: eldonita 1926, 2000 ekz., pro-

— pàgina 7 —

SENNACIULO 349

vizo 991 (1242). — Karl Marks, Lia Vivo, Lia Verko: eld. 1926, 2000 ekz., provizo 875 (1136). — Ŝtato kaj Revolucio: eld. 1926, 2000 ekz., provizo 972 (1218). — Je la Nomo de l’ Vivo: eld. 1927, 2000 ekz., provizo 842 (1131). — Kvardek Jaroj: eld. 1927 kiel Krestomatieto de «S. R.», 1000 ekz., provizo 700 (0).

Aliaj eldonaĵoj

Insignoj: Ni eldonis sume 4960 grandajn kaj 3630 malgrandajn SAT-insignojn. La nuna provizo de la grandaj estas: 733 (pasintjare 1911), de la malgrandaj 644 (p. j. 1352). Ilustritaj poŝtkartoj: eldonkv. 181 300 ekz., provizo 165 664 ekz. Sekve ni vendis ĝis nun 15 636 ekz. Ni ne tre rapide disvendas tiujn kartojn. Simplaj poŝtkartoj kaj kovertoj estas tre volonte uzataj. Bedaŭrinde tiun varon ni ne povas laŭplaĉe ekspedi al Sovetio, ĉar la tieaj dogan-oficistoj konsideras ĝin kiel imposteblan.

Akcibiletoj de nia Kooperativo

Stato je 1. julio 1928: venditaj el serio A sume 841, resenditaj kiel pagiloj 129, sekve restas 164 akcioj po 1 dol. plus rentumo (ĉar ili restis dum 3 jaroj en posedo de la aĉetintoj), 548 po 1 dol. sen rentumo. El serio B estas sume venditaj 347, resenditaj kiel pagiloj 50, sekve restas 141 akcioj po ½ dol. plus rentumo kaj 156 po ½ dol. sen rentumo.

Vortaro

La dudekan de marto ni subskribis kontrakton kun 4 fakuloj, laŭ kiu ili devas liveri al ni antaŭ oktobro nunjare la duonon de la manuskripto por Vortaro, kies amplekso estos proksimume 500-paĝa. La dua duono estas liverota en februaro aŭ plej malfrue en marto 1929. Ni pagos al tiuj aŭtoroj 12% dum 15 jaroj kiel aŭtorrajton. (Kutime oni pagas al la aŭtoroj dum ilia tuta vivo kaj tridek jarojn post ilia morto al la heredintoj). Ni jam kontraktis kun presisto kaj antaŭpagis por aĉeto de papero 12 000 frankojn. Antaŭ ol entrepreni la aferon, ni kolektis promese la duonon de la sumo (4500 markojn). Necesas, ke ni trovu la alian duonon ĉe la K-doj kaj esperantistoj, kiuj interesiĝas pri la afero. Ĝis nun ni kolektis: a) firmaj mendoj 600 fr. fr. + 1508,33 gmk.; b) prunto efektiva 13 000 fr. fr.; c) prunto promesita 13 000 fr. fr., sekve de niaj alvokoj en «S-ulo» kaj en «Heroldo de Esperanto».

Kiel ni jam publikigis, la enhavo de nia vortaro estos konforma al la Akademiaj konsiloj.

Kompleta raporto pri «Sennaciulo» aperos en la jubilea, 200-a numero.

EL NIA LETERARO

Kial malsukcesas korespondado

«En n-o 192 de «S-ulo» aperis anonceto de K-do Mikelsons alvokante K-dojn skribi al li pri teatroj ktp. Mi respondis al la anonceto precipe por montri, ke eĉ en la varietea fako de la teatra profesio troviĝas klaskonsciaj homoj. Kompreneble, ni ĉiuj bone scias, ke estas granda diferenco inter aktoroj kaj varieteaj artistoj. Tamen mi opiniis, ke inter K-doj ne estas necese pesi la diferencon per pesilo. Sed ŝajnas, ke mi eraris, juĝante laŭ jena skribaĵo de K-do Mikelsons:

«Sinjoro!

Kiam mi ricevis vian leteron, mi efektive ne sciis ĉu ridi, ĉu koleriĝi. Je mia anonco pri serioza koresp. pri teatro, vi kuraĝis respondi pri iuj varieteaĉaĵoj. Homo, ĉu vi ne komprenas, kio estas teatro?! Teatro estas arto kaj aktoroj estas artistoj, sed variete-ludistoj estas nur metiistoj, kiuj sufiĉe lerte plenumas siajn artifikojn. Sed ĉu tio estas arto? Ĉe ni ĉiuj tre ŝatas arton, teatran precipe, kaj en teatron oni iras nun kiel antaŭe en sanktejojn. Kun estimo oni alproksimiĝas al teatro. Sed ĉu tiel estas rilate al kinoj. kaj variete-scenejoj? Tute ne. Variete-ludistoj, cirk-artistoj estas homoj, kiuj ĉe ni ne estas ŝatataj, kaj ilian profesion oni nomas aĉa. Ĉu vi komprenas? — aĉaĵo estas la tuta variete- kaj cirk-prezentado. Homoj, kiuj iom komprenas pri kulturo, pri arto, alivorte, civilizitaj homoj sentas naŭzon kontraŭ jam nomitaj artistoj. — Mi esperas, ke vi nun bone komprenas, ke mi deziras serioze korespondi pri teatra arto, sed ne pri aĉaĵoj. Mi miras, ke vi vin nomas K-do. Vera laboristo ne havas profesion similan al via, kies celo estas korpe kaj spirite tikli riĉulojn, kiuj ne scias kie kaj kiel pasigi la tempon. Nur kun K-doj mi korespondas, sed ne kun servistoj de parazitoj¹). Ed. Mikelsons.»

… Ricevinte lian skribaĵon kaj leginte, ke li ne deziras korespondadi kun mi, vere, mia koro rompiĝis. Kion fari nun? Ho ve, ho ve. Nur restas unu sola rimedo, kaj tiu estas, ke mi dronigu min, kaj feliĉe troviĝas rivero proksime de mia domo.

Mi esperas, ke K-do Mikelsons estos sufiĉe bonkora por plenumi mian lastan deziron: ke li sendu al mi ŝtonegon, por ke mi povu ĝin ligi je mia kolo. Tiel mi pli rapide iros al la fundo de la rivero.

Rimarku ankaŭ, K-do Redaktoro, ke K-do Mikelsons diras: civilizitaj homoj ktp. Sed kie ili estas? Kvankam mi serĉas jam depost 30 jaroj, mi ankoraŭ neniam trovis tian. Tamen, eble ili estas ĉiuj en Latvio. Mi ankaŭ tre dezirus scii la sekreton de K-do Mikelsons: kiel vivi ne estante la servisto de la kapitalistoj nuntempe. Tiu sekreto interesos aliajn K-dojn.

Via kamarade S. H. T. (7471).»

¹) Eble en Latvio nur laboristoj vizitas teatrojn kaj burĝoj — cirkojn kaj kinojn. En Parizo, ekzemple, okazas la malo. Kredeble pro tio, ke en teatroj la sidlokoj kostas tro multe. Estas ankaŭ interese rimarkigi, ke gravaj revuoj kiel «Monde», kies direktoro estas H. Barbüs (france: Barbusse) recenzas kinajn kaj cirkajn prezentaĵojn kaj konsideras ilin kiel artaĵojn. Ne temas ĉi tie nun decidi, ĉu tiu revuo kaj aliaj pravas aŭ ne. Almenaŭ ĉiu leganto de «S-ulo» devas kompreni, ke ne ekzistas serioza motivo por malŝate paroli pri varieteaj «artistoj», kiel faras K-do M. Ĉu nur la K-doj, kiuj kompostas faŝistajn gazetojn, fabrikas militilojn, kondukas luksvagonarojn por burĝoj ktp. ktp., estas «laboristoj»? — E. L.

Pri la korespondado

Ne prava estas K-do «Silentemulo» (n-o 194). Precipe amaso da novaj esperantistoj konsentos kun mi. Ĉiu el ni ja memoras: Kio estis instigilo, kio estis por ni la viva montrilo, ke esperanto estas efektiva interligilo? Kio entuziasmigis nin lerni la internacian lingvon? Certe, unue la korespondado. Laŭ propono de «Silentemulo» oni antaŭe lernu, lernu, lernu kaj iam oni korespondu. Ĉu la korespondado mem ne instruas iom post iom? Se ni obeus la konsilon proponitan — nia movado tro malrapide disvastiĝus. La plej interesa, bonega instigilo por ĉiu komencanto mankus, la korespondado. Tute kontraŭe. Post kelkaj lecionoj la gvidanto jam devas korespondigi siajn lernantojn. Tio estas la plej bona rimedo aligi ilin al nia movado. Certe, ĉiu letero devas esti severe korektata.

Ne tio estas la kaŭzo de l’ malbono. Ni havas multajn bonegajn ecojn, sed ni ne havas korespond-disciplinon, la akuratecon. Ne nur novaj komencantaj esperantistoj ĝin ne havas — jam malnovaj, spertaj suferas je la sama malsano. Kiu devas gvidi, tiu mem ofte ne plenumas sian devon.

Kion fari? Pri anonco de malrespondantoj mi tute konsentas kun K-do «Silentemulo». Ni devas akuratigi, disciplinigi nin mem. Kiel?

  1. En ĉiu n-o de «S-ulo» presigante «la nigran liston de malbona korespondanto»; 2. Memorigante, ke oni devas korespondi nur laŭ anonco; 3. Nepre transdonante adreson al alia K-do, se SAT-ano ricevis leteron k mem ne povas respondi; 4. Precipe atentante pri la komencantoj-korespondantoj, ĉar nia malakurateco ofte ilin tute forigas de nia movado. Al komencantoj helpu, neniam ilin lasu sen respondo.

Paŭlo Tilin, Leningrado (9310).

PRIKONGRESAJ PROPONOJ

Propono 7

Enstatutigi lokajn grupojn kaj tiel fari ilin aŭtonomaj, bazaj organoj de SAT.

Propono 8

La kongreso komisiu la Direkcion de SAT nomi komision en ĉiuj landoj, sen escepto, kie troviĝas politikaj malliberuloj-SAT-anoj. La taskoj de tiuj ĉi komisioj estu: zorgi ĉiel por K-doj malliberigataj aŭ ekzilataj kaj se iel ajn eble por liberigo de ili.

Propono 9

La kongreso alvoku la SAT-anaron en Sovetio direkti solidarecan atenton al la sorto de gek-doj Levandovski kaj gekunuloj kaj per tiea komisio plej eble kun la kunhelpo de Sovetlanda Esperantista Unuiĝo klopodu pri rekonduko de la koncernaj gek-doj al antaŭaj labor- kaj loĝlokoj.

Laŭ Komisio de Nov-Jorkaj SAT-anoj Theo Weder (1307).

Propono 10

Aldoni al la Statuto sub artikolo 19 jenan tekston: «Povas partopreni en la gvidorganoj de SAT ĝiaj dungitoj nur laŭ la proporcio de 1:3, t. e. en la E. K. ne povas eniri pli ol tri pagataj SAT-oficistoj. En aferoj, kiuj koncernas la propran situacion de SAT-dungito, ĉi tiu ne havas voĉdonrajton.»

Propono 11

Kompletigi en la Statuto, art. 4, la trian frazon per jena teksto: «Ĉiuj aktivaj membroj de SAT devas a) nepre voĉdoni …, b) laŭpove aboni la presorganojn de SAT …»

Propono 12

Ŝanĝi en la Statuto, art. 18, la duan frazon jene: «Ili kunvenas okaze de ĉiu Kongreso, se eble.»

Ekzekutiva Komitato de SAT.

Propagando necesas inter la junularo

La plej multaj laboristaj organizoj havas infan- kaj junular-taĉmentojn: la partioj, la sportaj, liberpensaj, samaritanaj, migrulaj asocioj k. a. Infan- kaj junular-taĉmentoj estas la fonto, el kiu tiuj organizoj ĉerpas ĉiujare novajn fortojn kaj tiele pligrandigas sian anaron, agante laŭ la frazo: «Kiu havas la junularon, al tiu apartenas la estonto». Bedaŭrinde ni ne sufiĉe atente pritraktis tiun demandon ĉe niaj Kongresoj. Se ni havus infan-taĉmentojn, ni povus ĉerpi el ili novajn fortojn por la SAT-movado.

Lasu nin fondi¹) esp-ajn infan- kaj junulargrupojn inter la konformaj taĉmentoj de la laboristaj organizoj, kun ili paroli pri esp. korespondado kun eksterlandaj infan-taĉ-

¹) Nenio en la SAT-Statuto malpermesas tion! — Red.

— pàgina 8 —

350 SENNACIULO

mentoj, pri sporto, liberpenseco, politiko, migrado ktp. kaj tiel entuziasmigi la infanojn pri esp-o. Ĉu ni havas ilustritajn lernolibrojn por infanoj? La instruantoj devas komence de esp. kursoj iniciati la korespondadon, ĉar praktika pruvo instigas la lernantojn. Por enpenetri la lernejojn, ni devas varbi la instruistaron. En gepatraj kaj instruistaj kunvenoj oni devas pritrakti enkondukon de esp-o en lernplanon. La instruistoj kolektu lernantojn el diversaj lernklasoj kaj instruu al volontuloj. Instruistoj, kiuj estas varbitaj por esp-o, scias entuziasmigi ankaŭ la gelernantaron. La geknaboj poste interesos siajn gepatrojn kaj gefratojn. Tio estas nova propagand-rimedo.

Tre grava tiucele estas la laboro de la esp. instruistaro. Ili traktu laŭ kiel eble plej larĝa mezuro nian aferon en siaj fakaj gazetoj. Ili aperigu en «S-ulo» sciigojn pri siaj sukcesoj, por ke la artikoloj estu uzotaj por aliloka propagando. La gazetaro estas la plej bona propaganda rimedo. Bedaŭrinde oni ne ankoraŭ sufiĉe scias eluzi ĝin. La artikoloj de «S-ulo» servu ne nur al la esp-istaj legantoj, sed estu atingeblaj por la vastaj amasoj. — Tiele propagandante, la fruktoj baldaŭ montriĝos.

Karl Rösch (4398).

ATENTIGO

La venonta numero (n-o 200) aperos en amplekso de 16 paĝoj, kun multaj originalaj artikoloj kaj ilustraĵoj!

Esperanto k junularo

La Mondjunulara Ligo, kiu uzas en siaj presaĵoj k korespondaĵoj esp-on, arangas de 6.—12. aŭgusto sur la kastelo Freŭsburg ĉe la Sieg-rivero (Rejnlando, Germanio) Internacian Junul-Tendaron, en kiu oni povas partopreni, pagante kotizon de 1 gmk. k submetiĝante al la tendara disciplino. Ĉiutaga esp-leciono troviĝas sur la programo. Paroladoj k diskutoj okazas aŭ en esp-o aŭ estas tradukataj en esp-on. Fervoja stacio: Betzdorf (linio Köln-Betzdorf). Adr.: Werner Jantschge, Eckenheimer Landstr. 287, I. Frankfurt a. M. (Germanio).

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»:

Organizovani Radnik, Belgrado, 1. 5. Sklavaro; Organizovani Radnik, Zagreb, 30. 6., Negra sindik. movado, Kresko de lab. mov. en Jap.

Represis el «S. R.»:

Organizovani Radnik, Belgrado, 19. 4., Majstroj k disĉiploj, 17. 6., Rakonto al SAT-anidoj; Le Matérialiste, Laeken-Brux., junio, art. de Spiridović el n-o ateista.

Priesper. notojn k artik. enhavis:

Daily Herald, London, 29. 6.; Uj Elöre, Nov-Jorko, majo, junio; Der Deutsche Eisenbahner, Berlin, 24. 6. (kurso); Magyar Tanügy, Bratislava, majo (instruista gaz.), enh. esp. ang., enhav-indikon, alvokon k. a.; La Voz, Malaga, n-o 9.

Pri SAT k «S-ulo» enpresis:

Uj Elöre, Nov-Jorko, majo, junio, div. notoj, Krasni Gornjak, Krivoj-Rog, 23. 6.; L’Etincelle (Fajrero), Bruselo, jun., pri esp. k recenzo pri «S-ulo», laŭde menciante la faktan valoron de nia gaz. pro uzo de esp. Tre trafa propagando!

Peresp. leteron enpresis:

Die Rote Fahne (Ruĝa Standardo), Berlin, 1. 5.

NIA POSTO

5296. — Ni konsentas kun vi pri la de vi kritikita anonco; sed ĝi ne estis senpaga, k la nuna buĝeto de «S-ulo» ne permesas al ni rifuzi plej malgrandan sumon.

Kontraŭfaŝisto. — En la tempo, kiam ni ricevis vian «Unua de Majo», ne mankis al ni materialo, sed male ni havis abunde. Pri la alia, ni jam sciigis ĉi tie, ke ni uzos ĝin nur en okazo de bezono; ĝia valoro ja ŝajnas al ni modera. Vi ne rajtas plendi pro neenmeto de viaj artikoloj: multaj kaj eĉ sufiĉe ampleksaj jam aperis (ekz. en n-oj 180, 187, 189, 190). Rilate vian polemikan pledon por subteni viajn proponojn, ni transdonos ĝin al la Komisiono, elektota en Göteborg por studi k raporti pri la kongresaj proponoj. Via argumentado cetere estas absolute mistrafa: La K-do, kiun vi kritikas, ja estas mem ateisto, k ne nur parole sed age, k pri tio povas liveri pli da pruvoj ol iu ajn. Sed ne tiel prezentiĝas la demando; ĝi estas: ĉu nur ateistoj povas aliĝi al SAT? E. L.

6191. — Ni publikigas proponojn, sed ne «opiniojn» pri proponoj. Vian karton ni transdonos al la Komisiono elektota en Göteborg por studi la diversajn proponojn. E. L.

M. v. A. — La uloj, pri kiuj vi parolas, estas eble aĉaj, sed elektis ilin laboristoj. Sekve, kiel vi prezentas la aferon, la legantoj de «S-ulo» devus konkludi, ke la elektintoj estas stultaj. La afero cetere havas ĉefe lokan intereson, tia informo pli taŭgus por ĉiutaga partia organo ol por «S-ulo». E. L.

695. — Akceptita por la venonta n-o.

8865. — Via artikolo aperos, kredeble en «L. L.».

4398. — Ni ricevis vian art. de 27. 5., kiu malgraŭ sia longeco ne ŝajnas enpresinda al ni. Sekve ni eltiris nur la «kronikan» parton. La laste senditan ni aperigis en tiu ĉi n-o. Ni ne havas tempon por korekti taskojn. Se vi gardas kopion de viaj skribaĵoj k se ili aperos, vi povos kompari vian tekston kun la presita. Ĝenerale ni rimarkigu, ke vi plenigas tutajn paĝojn per rimarkoj, kiujn oni povus esprimi per kelkaj, malmultaj frazoj. Sekve lernu verki koncize!

K. K., Cmieluv. — Via artikolo aperos en okazo de bezono. Red.

2144. — Via anonco en n-o 199 kostas 5 gmk.

6477 k 8497. — Viajn kotizpagojn ni ne jam ricevis. Adm.

[REKLAMO p.8] Redakcio de Perma gazeto «Zvezda» arangas internacian enketon pri la temo: «KION ONI PAROLAS ĈE VI PRI SOVETIO?» Ni invitas Vin, respondi la enketon kaj larĝe diskonigi ĝin. Estas petataj tradukitaj gazeteltranĉaĵoj de por- kaj kontraŭsovetiaj artikoloj, karikaturoj ktp. La respondanto laŭeble bonvolu indiki sian aĝon, profesion, oficon kaj politikan partiecon. Internacia Korespondfako de «Zvezda». Adreso: Redakcio de «Zvezda», Perm. Uralo (Sovetio).

[REKLAMO p.8] Plenan bildon pri la kultura vivo de l’ Sovetaj respublikoj, pri iliaj ekonomio, literaturo, artoj, ktp. donas ilustrita jurnalo La Informa Bulteno de la «Societo por kulturligoj de USSR kun eksterlando» («VOKS»), aperigata en tri eldonoj — en germana, angla kaj franca lingvoj. «La Informa Bulteno» ekzistas jam la 4-an jaron kaj aperas la 1. kaj 15. de ĉiu monato. La abonprezo estas:

1 eld. dol. 2 eld. dol. 3 eld. dol.
Por jaro 2.— 4.— 5.50
„ duonjaro 1.— 2.— 2.75
„ kvaronjaro 0.60 1.20 1.73

Ĉiuj abonintoj ricevas senpage informojn pri ĉiuj demandoj de kultura vivo en USSR. Provnumero senpage. Mendojn k abonmonon sendu al Administracio de SAT: Richard Lerchner, Leipzig O 27, Colmstr. 1. Poŝtĉeka Konto: Leipzig 6835.

[REKLAMO p.8] Jus aperis la julia kajero de Sennacieca Revuo SCIENCA SERIO. ENHAVO: G. URBAIN: Studo pri scienca disciplino. — G.-C. FLAMMARION: La naskiĝo de stelo. — MARCELLIN BERTHELOT: La Homaro en la jaro 2000. — P. B.: La vivo, manifestiĝo de mikroba kemio? — P. BLANC: La vivo de la termitoj (Maeterlinck). — Prof. d-ro RIEDL: Pri la efiko kaj signifo de toksinoj en organismo (orig.) ——«o»—— Nia Asocio aplikas sciencecajn metodojn en la pririgardo de soci-politikaj problemoj. Por lerni juĝi laŭ principoj de objektiveco k relativeco, ni povas nur insiste rekomendi al niaj membroj, kiuj volas kleriĝadi, la legadon de la Studo pri scienca disciplino en tiu ĉi kajero, pro ĝia alta eduka valoro. Mendu la n-on ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27. Prezo: 0,35 gmk.

SAT-anoj ne pruntedonu vian Jarlibron al iu ajn. Ĉiam postulu, ke servopetanto montru sian membro-karton. Gardu vin kontraŭ profitemuloj kaj parazitoj!

ENHAVO:

paĝo
Internacia vivo 343—44
La unua fervojo en Persio 344
Striko de havenlaboristoj en Finnlando 344
«Demokratio» en la paradizo de la «Ligo de Nacioj» 345
Ekribeloj de belgiaj laboristoj 345
Negro kiel gvidanto de strikmovado 346
Diversaĵoj 346
Jaŝasun 346—47
Tago el mia vivo 347
Kompatindaj «Sennaciuloj» 347
Tra Esperantio 348—50
Anoncoj 350

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 200, 2 d’agost de 1928

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

4-a Jaro. N-o 200 — APERAS SEMAJNE — 2. Aŭgusto 1928

[BILDO p.1 | 41,3,56,11] Ruĝa kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

CIVILIZECO KAJ ARTEFARITECO

Ni publikigas ĉi tie la unuan ĉapitron de verketo — preta por eldono — kies titolo estas: La Laborista Esperantismo¹). En ĉi tiu jubilea n-ro de nia gazeto utilas iomete prikonsideri ĝeneralajn principojn, kiuj povas gvidi nian agadon. Red.

Kio karakterizas plej bone la evoluadon de la Homaro, tio estas ĝia tendenco eliri el mistika stato kaj celadi al racieco. En la plej primitivaj epokoj, la elpensemo de la homo igis lin artefari ilojn por ĉasi kaj sin defendi. La fabrikado de plej simpla objekto postulas la obeon al fizikaj leĝoj. Tial racieco povis iom post iom enpenetri la homan cerbon. La konstruado de domoj, de ŝipoj, la fabrikado de iloj kaj finfine de treege perfektaj kaj delikataj aŭ potencaj maŝinoj okazis samtempe kaj paralele kun la kreskado de la racio en la homa menso.

En la bonstato de l’ homo, ĉiu progreso estas ligita intime kun artefariteco. Artefaritaj estas niaj manĝaĵoj kaj vestaĵoj. Plej bonaj fruktoj kreskas ĉe kulturitaj arboj, kaj oni povas eĉ diri, ke iel ili ankaŭ estas artefaritaj; ili almenaŭ estas arte kreskigitaj. La homo fariĝis la «reĝo de l’ naturo» dank’ al sia kapablo arte aliigi la medion, en kiu li vivas. La besto sin adaptas al la medio; la homo adaptas la medion al si. La civilizo estas rezulto de raciigado. Sed tio okazis ĝis nun preskaŭ senkonscie, ofte senmetode kaj nur laŭ limigita skalo. Ni eniras periodon²), en kiu ekzistas tendenco, konscie, metode kaj grandskale³) ĉion raciigi. La ennaskita elpensemo de l’ homo estas sendube ia vivilo. Hodiaŭ la scienco, la tekniko — rezulto de la malvolviĝanta racio en la homa cerbo — fariĝas kvazaŭ socia, kolektiva vivilo.

[BILDO p.1 | 28,43,71,85] Desegnaĵo blanka sur nigra fono: tri stiligitaj homaj figuroj portas grandegan kornon de abundo super terglobo, ĉirkaŭataj de steloj kaj diagonala trabo; sur la globo la surskribo «LA TRIUMFO DE LA ARTEFARITECO»; subskribo de la desegninto vertikale dekstre.

La fervojoj kaj vaporŝipoj, la aviado kaj senfadena telegraf- kaj telefonio malgrandigas la distancojn tiagrade, ke homoj el diversaj kontinentoj baldaŭ sentos sin kvazaŭ ili estus najbaroj. Ekzistas nehaltigebla tendenco al normigo, tipigo en la produktado. La mondo unueciĝas, dank’ al senĉesa malvolviĝanta tekniko. La Racio, la Artefariteco triumfas. Estas tamen kampo, sur kiu ĝis nun la racio malmulte enplantiĝis. Ni aludas pri la multlingveco ekzistanta en la mondo, kaj kiu metas barojn inter la homoj el diversaj mondpartoj. Lokomotivoj kurantaj sur reloj en Eŭropo, en Ameriko, en Azio, en Afriko estas proksimume la samaj kaj povas esti kondukataj de ĉiu ajn maŝinisto. Aŭtomobilo aŭ aeroplano fabrikita ĉu en Parizo, ĉu en Tokio, ĉu en Novjorko, ĉu en Moskvo aŭ en alia urbo povas tuj esti kondukata de fakulo. La samon oni povas diri pri ĉio, kion produktas grandskale la moderna tekniko.

Sed en kelkaj partoj de l’ mondo, homoj vojaĝantaj per rapidaj veturiloj baldaŭ renkontas aliajn homojn, kun kiuj ili ne povas interkompreniĝi, tial ke ili parolas malsaman lingvon. Ili uzas samajn ilojn, sed tiujn ilojn ili nomas per malsamaj vortoj. Sur la lingva kampo regas ankoraŭ la mistika primitiva stato. Ĉi tie ankaŭ necesas raciigadi. Antaŭ kelkdekoj da

— pàgina 2 —

352 — SENNACIULO

jaroj, eĉ lingvistoj opiniis, ke lingvo estas kvazaŭ viva organismo; ke sekve estas tute ĥimera la provo starigi racie artefaritan lingvon. Same plej famaj kaj kleraj homoj neis siatempe la eblecon veturi per vapormaŝinoj. Aliaj mokis la «fantaziulojn», kiuj provis imiti la birdojn kaj flugi per artefaritaj aparatoj . . .

Hodiaŭ la lingvo-scienco instruas, ke lingvo estas socia institucio tradicia; ke la homa volo senĉese influas en lingvaj aferoj. Plej aŭtoritata lingvisto skribis antaŭ nelonge: «La ebleco starigi artefaritan lingvon, facile lerneblan kaj la fakto, ke tiu lingvo estas utiligebla, estas pruvitaj per la praktiko. Vana estas ĉia teoria diskutado: esperanto funkciis⁴).» Kaj en la sama libro la aŭtoro konkludis: «Nur artefarita lingvo povas doni al la internaciaj rilatoj la praktikan kaj simplan ilon, kiu mankas por ili.» Racieco komencas penetri ankaŭ sur la lingvan kampon.

E. Lanti.

¹) La enhavtabelon oni legu ĉi sube. ²) «Ĉiu historia periodo havas siajn proprajn leĝojn . . . sed tuj kiam la vivo transpasis la periodon de donita evoluo, kiam ĝi eliris el donita stadio kaj transiris en alian, tiam ĝi estas regata de aliaj leĝoj.» K. Marks. Laŭ cito de N. Buĥarin en «La teorio de l’ historia materialismo», pĝ. 68, de la franclingva eldono. ³) Raciigado en kapitalista soci-ordo tendencas nature okazi ĉefe por la profito de la ekspluatanta klaso. La Ekspluatitaro devas batali ne kontraŭ la raciigado mem, sed kontraŭ la maniero laŭ kiu la burĝaro tendencas raciigi. Vera raciigado cetere devas celi la bonstaton de la tuta homa speco. ⁴) «Les Langues dans l’Europe Nouvelle» (1918) (La Lingvoj en la Nova Eŭropo) de A. Meillet, profesoro ĉe la Pariza Universitato, direktoro de studoj ĉe la lernejo de Altaj Studoj.

[REKLAMO p.2] Baldaŭ aperos: E. LANTI — LA LABORISTA ESPERANTISMO I. Civilizeco kaj Artefariteco II. Viva artefarita Lingvo III. Esperanto je la Servo de l’ Proletaro IV. Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) a) Ĝia celo b) Ĝia strukturo kaj organizeco, Sekcioj c) Ĝia superpartieco, Frakcioj d) Ĝiaj taskoj — Interhelpo, Informado, Klerigo, Eduko, Kulturo, Literaturo V. Apero de nova Tendenco: Sennaciismo VI. SAT kaj la nacilingvaj Asocioj esperantistaj VII. SAT kaj la oficialaj Institucioj de la Esperantistaro.

ĈE LA SOJLO DE L’ TRIA CENTO

Oni kutimas ĉe diversaj jubileaj datoj noti ilin ĉu per artikoloj de alta stilo, plenaj de brilaj kaj sonantaj frazoj, ĉu per rememoroj pri la pasintaj tagoj de l’ jubileulo.

Sed kiam jubileas gazeto, tiu kutimo ne estas facile plenumebla. Des pli, kiam temas pri Sennaciulo. Ja estas iel strange paroli pri ĝia pasinto, dum ĝi estas estanto de nia movado. Kaj . . . — kiam vi tenas en la manoj freŝan numeron de «S-ulo» — ĝi ĉiam estas iu signo de estinto: ĝiaj kunlaborantoj relegas en siaj artikoloj la pensojn kaj la ideojn, kiujn ili havis antaŭ kelkaj semajnoj kaj super kies publikigo kaj diskonigo jam laboris gazeta redaktoro, kompostistoj, korektistoj, enpaĝigistoj, presistoj, ekspedistoj, poŝtistoj . . .

Kaj . . . kiam vi legas freŝan numeron de «S-ulo», — ĝi estas organizanto, organizilo de nia estonto: ĝi ja instruas kaj inspiras por la novaj agoj, ĝi organizas ilin . . .

* * *

Kiam «S-ulo» ne jam estis infano, kiam ĝi estis nur ĵus embriiĝinta, aŭdiĝis voĉoj de iuj SAT-anoj, cetere fidelaj asocianoj kaj fervoregaj movadanoj, pri la danĝeroj, ligitaj kun la semajna apero de l’ gazeto.

Ili timis, ke ne sufiĉos la fortoj de SAT-anoj kaj iliaj monrimedoj, por dece nutri kaj kreskigi la semajnulon. Ili singardeme konsilis dusemajnan aperigon de l’ gazeto . . .

Ili eraris: la semajnulo ne nur restis viva, sed bone fortikiĝis kaj staras jam pli firme sur siaj kruroj, ol ĉe la pli aĝaj «fratoj» el la samlingva gazetaro.

Ili eraris, ĉar ili ne taksis tute aŭ ne sufiĉe taksis la organizan rolon de gazeto. Nia gazeto, fariĝinte ĉiusemajna, ne nur ne mortis, sed kreskigis niajn vicojn.

* * *

Ĉiu organizo estas des pli firma, ju pli ofte interrilatas ĝiaj membroj. Provu organizi grupon el viaj samurbanoj, seniginte ilin je ajnaj rimedoj de interkomuniko. Provu funkciigi la laborejon, en kiu vi laboras, seniginte ĝin de la internaj kaj eksteraj komunikiloj. Vi malsukcesos. Kiamaniere do povus funkcii la asocio, kies membroj estas dissemitaj tra la tuta terglobo, — se ili ne havus la solan interkomunikilon — la gazeton?

Kontraŭe — se estas iuj fortoj kaj kaŭzoj, malhelpantaj ekzistadon de iu organizo, gazeto povas iagrade anstataŭi la organizan centron. Tion instruas al ni la ekzemplo de la iama Rusio, kie cara reĝimo estis malpermesanta fondon de tutlanda esperantista organizo kaj kie la gazeto, eldonata de privatulo, sukcesis bone organizi la movadon sen membrokartoj. Pri la samo atestas la praavo de «S-ulo» — la antaŭmilita «Internacia Socia Revuo», organizinta ĉirkaŭ si la revolucieman esperantistaron, kiam ĝi estis ankoraŭ tre malforta por fondi sian propran organizon.

* * *

Sed nia «S-ulo» estas ne nur organizanto: ja ĝiaj legantoj plejparte estas samtempe ĝiaj kunlaborantoj, — do samtempe organizato kaj organizantoj, por kiu «S-ulo» estas organizilo.

Tial ĝojigas min ne la fakto, ke nia Jarlibro ĉiujare entenas ĉiam pli ampleksan adresaron de SAT-membroj, kaj ne la kreskantaj numeroj de iliaj membrokartoj — ĝojigas min la multeco de pernumeraj subskriboj en «S-ulo», ĝojigas la grandaj numeroj de membrokartoj, kiam ili najbaras en «S-ulo» kun la artikoloj, subskribitaj per la malgrandaj membronumeroj.

Ja nia forto estas ne nur en nia nombro, sed precipe en nia aktiveco kaj en nia kolektiveco.

* * *

Simpla estas la konkludo:

Kiam vi intencas varbi iun K-don al SAT — montru al li «S-ulo»-n, rakontu detale pri ĝia varia enhavo, demandu pri kio li dezirus legi en «S-ulo», proponu al li mem verki artikoleton pri la simila temo kaj ĉiam montru al li freŝan numeron, kiam en ĝi estas artikoloj, interesaj por la varbato. La rezulto estas senduba — li abonos la gazeton kaj rezulte nepre aliĝos al SAT.

Kial tio estas senduba? — Ĉar SAT ja estas aparato de lingvo-praktikado, kaj oni povas varbi bonajn adeptojn, nur se ili vidos la praktikan valoron de tiu aparato. Kaj ĝuste tion montras «S-ulo».

* * *

Miaj lastaj linioj estas direktataj al la jubileulo mem:

Pardonu, kamarado de niaj bataltagoj, ke en la horoj de via ducentnumera jubileo, mia krajono kapablis esprimi nur kelkajn penserojn, sed ne la belvortan kaj festenan artikolon.

Mi ja celis pensigi ne pri la ducent pasintaj semajnoj, ne pri ducent jam aperintaj viaj numeroj, — mi celis pensigi pri la nova, pri la tria cento de viaj semajnaj folioj . . .

Gr. Demidjuk (1516), Moskvo.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 353

La kondiĉoj por la venko de esperanto

Nia movado firme kaj bone teniĝas. Jam aperas la 200-a numero de Sennaciulo, kaj baldaŭ okazos nia 8-a Kongreso: sepjara ekzistado de SAT! Ni povas fieri pri tia evoluo de unu el la plej atentindaj branĉoj de la kultura aktiveco de l’ tutmonda Proletaro.

Certe, aliaj organizoj proletaj konis pli rapidan supreniradon, pli facilajn sukcesojn, pli vastan etendiĝon dum la sama tempospaco. Sed ni serioze komparu: kiu el ĉiuj aliaj proletorganizoj havas same penigan laborkampon kiel nia? Kaj kiu el ili agadis, same kiel SAT, sen subteno, ne ricevante monrimedojn de aliaj organismoj? Ĉiuj progresoj de SAT estas fakte kaj vere sukcesoj de la nura SAT-anaro. Des pli ni rajtas fieri, ne nur pri niaj sukcesoj, sed ankaŭ pri nia sendependeco, spirita kaj materia!

[BILDO p.3 | 26,23,71,54] Desegnaĵo: virino en nigra robo staras sur terglobo kun mapo de Eŭropo kaj Afriko, kaj per etendita brako montras al stako de numeroj de «Sennaciulo»; supre maldekstre la surskribo «ABONU ĜIN — ABONIGU ĜIN».

La esperantista movado proleta batalas en malfavoraj kondiĉoj. Konsciaj pri la gravega rolo de la Laboristaro en la starigo de la nova mondo socialista, ni nin turnas al la amasoj de tiuj, kiuj estas, en la burĝa reĝimo, la kulturpariaoj. Jam hodiaŭ la proleta scienco estas sur iuj kampoj supera al la burĝa scienco. En ĉiuj branĉoj de la socia vivo: studado de la historio, ekonomio, kompreno de la grandaj bataloj de nia jarcento, la Proletaro superas sian kapitalistan kontraŭulon. Sed ĝi povas plene liberiĝi el la spiritaj katenoj de la kapitalistaro, nur post kiam ĝi prenos mem en siajn manojn la regilojn de la ŝtato. Kaj ĝis tiu tempo nia movado restos limigata al relative malgranda agadejo.

La horo de esperanto sonos, por grandskala disvolviĝo, nur post la fintriumfo de la proleta liberiĝbatalo. Marks kaj Engels diris al ni, ke la socialismo estas realigebla nur internacie, kaj ne en nacia kadro, kiel ajn vastaj estu la limoj de unu ŝtato kun socialista registaro. Kaj ĉar socialismo povas esti nur tutmonda sistemo, ĝi entenas samtempe la kondiĉojn kaj la necesecon de la venko de esperanto; la kondiĉojn: ĉar sen la liberiĝo de la laborista klaso, ĝenerala aplikado de esperanto ĉiam renkontos preskaŭ nevenkeblajn malhelpaĵojn; la necesecon: ĉar en tutmonda komunumo socialista, la uzado de lingvo internacia fariĝos ebla kaj neevitebla. Kaj nur tiam la problemo de sennaciismo staros antaŭ ĉiuj homoj en sia tuta praktika realeco.

La triumfo de esperanto tiomgrade koincidas kun la triumfo de l’ socialismo, ke tiuj samceleco kaj interdependeco rimarkiĝas eĉ en detalaj demandoj de la proleta klasbatalado. Por realigi la socialismon, la Laboristaro bezonas senliman aktivecon, plenan liberecon por pensi kaj agi. Kontraŭe al la burĝa revolucio, kiu estis gvidita de malgranda nombro da senfine sindonaj, sinoferemaj ĉefoj (jakobinoj) sur la dorso de nekonscia, gvidata amaso, la proleta revolucio povos triumfi nur per la propra agado de la Laboristaro, kies gvidantoj devas esti libere elektataj plenumantoj de la amasa volo.

«La socialista socisistemo, skribis Roza Luksemburg, devas kaj povas esti nur historia produkto, naskiĝanta en la lernejo de la sperto, je la horo de la realiĝoj, per la irado de la vivanta historio, kiu same kiel la organa vivo, kies parto ĝi estas, havas la bonan kutimon naski kun ĉiu reala socia bezono ankaŭ la rimedon por ĝin kontentigi, kun la problemo la solvon. Se tio estas fakto, tiam la socialismo evidente ne povas esti trudata kaj ne povas esti starigata per ukazo¹) . . . Oni povas dekreti la detruon; oni ne povas dekreti la konstruon. Nova lando. Miloj da problemoj. Nur la sperto kapablas korekti kaj malfermi novajn vojojn. Nur senbride fermentanta vivo fluas en mil novajn formojn, improvizas, ricevas kreantan forton, korektas mem siajn erarojn . . . Absoluta publika kontrolo estas necesa. Alimaniere la elŝanĝo de spertoj estas ebla nur en malgranda, fermita rondo de la oficistoj de socialista registaro.»

Tiuj vortoj valoras ne nur por la politiko en ŝtato, kiu volas realigi la unuajn paŝojn al socialismo, sed ankaŭ por la kultura aktiveco de la Laborularo, por la florado kaj prosperado de esperanto.

Multfoje ni spertis ĉe laboristaj partioj diverstendencaj ian malemon al esperanto. Nur la plej libera, malkatenata publika vivo estas garantio kontraŭ la «malesperantismo» de iuj proletargvidantoj.

La destino de esperanto estas rekte ligita al la destino de la socialismo, estas ligita al la senbrida aktiveco, al la propra agado de la Proletaro. Same kiel socialismo ne povas esti starigata per ukazo, esperanto ne povas esti enkondukata kaj uzata per dekreto. Por prosperi, ambaŭ bezonas fermentantan vivon, liberan disvolviĝon, senĉesan plugadon de la laborkampo, sendogmecan atakon, ĉiam renovigotan, de la opinioj plej profunde enradikiĝintaj. Libereco estas necesa por la proleta kulturo en la socio kiel suno kaj aero por la libera kaj riĉega kreskado de la plantaro en la naturo.

Lucien Revo.

¹) Dekreto.

★

DE IU, KIU ĈEESTIS

La jubilea numero 200 de nia «S-ulo» rememorigas tempon, en kiu nia infano (SAT) estis baptata. Certe ĉi tiu tempo estas memoriginda en la nuntempo, en kiu nia kreskinta infano marŝas, kvankam nerapide, tamen normale.

Praha estis la baptoloko. Subkongreso oni titolis nian fondiĝkongreson, sed vere ĝi estis kongreso superanta la universalan Dektrian laŭ spirita enhavo. Ni rigardu la laborkunsidojn de tiel nomataj neŭtraluloj en Praha. La vizito al ili estis treege malbona kompare kun la nombro de la partoprenintoj registritaj, kaj el tiuj, kiuj ĉeestis, estis sufiĉe multaj dormemaj. La plejmulto entute preferis pli agrablajn restadejojn, pri kio atestis multe da sidlokoj neokupitaj. Do iliaj laborkunsidoj estis enuigaj kaj malviglaj.

— pàgina 4 —

354 — SENNACIULO

Kompare kun la burĝtendencaj esperantistoj nia nombro estis tre malgranda, sed niaj laborkunsidoj estis tre viglaj kaj fruktedonaj. Oni povis diri: «Nova vivo estiĝis en la esperanta movado. 40—50 Gek-doj el 8—10 landoj partoprenis nian manifestacion. Ĉu ne bagatelaj ciferoj konsiderante ilian mondskalecon? Ĉu ne arogeme, kiam mi diras: nia Unua superis la Dektrian universalan? Tute ne! Ĉar ĉe la burĝoj amuzo estas la ĉefa afero; ĉe ili esperanto estas ia sporto; en ilia movado estas putreco. Male, en niaj kunsidoj ni serioze laboris. Ĉe ni estas nevenkebla volo. El nia movado elkreskas sennaciuloj. Ni prezentas la forton, ni anoj de proleta klaso, estonte venkonta.

En lernejo ni kongresis la unuan fojon. Ĉu tio ne estas multsignifa? Jes, tio kvazaŭ diris: «Se vi volas progresigi vian movadon, lernadu, studadu kaj kleriĝadu kaj instigu, ankaŭ viajn samklasanojn fari la samon. Vi ne sole prenu de la frukto «Scio», ankaŭ donu al aliaj da ĝi!»

Sidaĉante sur lernejaj benkoj, kiuj por plenkreskuloj estas tre malkomfortaj sidlokoj, ni intertraktis la tiaman organizan projekton kaj ekkonstruis nian «loĝejon». Tre malsamaj estis la opinioj. Tri grupoj luktis, unu kontraŭ la alia. Iuj K-doj grupiĝis ĉirkaŭ K-do Klauber, Berlin, aliaj samopiniis kun K-doj Adam (kiu laŭdire sin mortigis antaŭ kelkaj jaroj kaj transdonis sian heredaĵon al K-do Lanti) kaj B. el Parizo. Trian grupon gvidis K-do Deubler. La diskutado kelkfoje estis sufiĉe akra, tamen frateca. Emociige skizis hungara K-do la teroron kaj suferojn en sia lando, pledante tion konsideri en la mondasocia afero. Liaj paroloj kaŭzis larmojn ĉe iuj kaj eĉ ĉe perbatale harditaj homoj. Post longdaŭra diskutado oni akceptis la projekton de la Parizaj K-doj kun etaj ŝanĝoj. Post kiam la artikolo «unu» kaj «du» — pri celo kaj membreco — estis akceptitaj, rapide alproksimiĝis la fino.

Ankaŭ malagrablaĵo okazis. Nia honorprezidanto K-do Barbüs (france: Barbusse) estis sendinta salutskribaĵon al nia Unua. Sed la «K-do» komisiita laŭtlegis ĝin en la universala kongreso. Pro tio ĉe ni granda ekcitiĝo. Ni diskutis pri protesta ago. S-ro Privat intervenis kaj provis glatigi la ondegon de kolero. Li malsukcesis, ĉar la kolero pri tia fiago estis tre forta. En venonta laborkunsido ni pere de K-do B. indigne protestis. Kompreneble malgraŭ tio la perfido restis fakto. Ĉe la fino de la koncerna kunsido la burĝoj spiris pli facile, ĉar ili estis timintaj okazon de io terura, sed «sangoverŝado» ne okazis.

En nia lasta laborkunsido angla pacifistino radikala provis nin influi kaj konverti, por ke ni ne turnu armilojn kontraŭ niaj turmentistoj. Vana estis ŝia klopodo, ni restis klasbatalantoj.

Post la fino de nia unua kongreso ni disiris amikece, kaj forte impresitaj ni estis de niaj laboroj. Ni estis konsciaj, ke ni metis la unuan ŝtonon por la fundamento de giganta konstruo, en kiu loĝu homoj sennaciecaj. Tiutempe ni eĉ ne riskis revi pri semajna presorgano, tamen ni jam disĵetis la semon, por ke la 200-a numero de «S-ulo» povu aperi. Ĉe tiu ĉi grava okazo ni estu konsciaj pri tio, ke ni devas gardi treege la marŝantan infanon, por ke ĝi ne devojiĝu kaj pereu!

Senheredigito.

DORNOJ

La plej bonaj kaj valoraj n-roj el la kolekto de «S-ulo» estas tiuj, en kiuj aperis . . . miaj artikoloj — pensas ĉiuj el ni.

*

Mi kompatas redaktoron, kiam li devas enmeti artikolojn pli bonajn ol la siaj . . .

*

Iu laŭdis mian artikolon, kaj ĉagrene mi pensis: «Kredeble mi diris en tiu artikolo banalaĵojn.»

*

Se por refuti vidpunkton klare eldiritan en 50 linioj, kontraŭulo bezonas skribi 100-linian artikolon, ne povas esti dubo, ke la «refuto» refutas nenion.

Sed por refuti malklare eldiritan opinion, oni kelkfoje bezonus skribi multajn paĝojn. Tiaokaze estas preferinde tute silenti.

*

«Mi petas, ke vi ne prokrastu la aperon de mia artikolo», insistas ĉi tiu — kiu ne antaŭvidas la oscedon de la legonto.

*

Bona verkisto penas por eviti penon al leganto — kaj plie ne forgesas, ke la unua leganto troviĝas en la redaktejo . . .

*

Se ideoj estas fortaj, ĝuste kaj korekte esprimitaj, tiaokaze la leganto penadu por kompreni. Verkisto ne povas konsenti kastradon de sia penso.

Eŭtrapel.

Kiam la patrino de «S-ulo» venis al Leipzig

Jam en Prago, kiam fondiĝis SAT, niaj Parizaj K-doj plendis pri la malfacila financa bazo de nia entrepreno, ĉar la abonantaro al «Sennacieca Revuo» ja estis tiom malgranda kaj Francio estis tiutempe lando kun bona valuto, ke la preskostoj en Francio ĉiam superis la enspezojn. Pro tiu kaŭzo niaj Parizaj K-doj konsideris la presadon en Germanio, ĉar en tiu lando ja komenciĝis «vigle kaj libere» la inflacio.

Reveturante de Prago al Parizo K-do B. vizitis la Leipzig-an Lab. Esp. Grupon, kie oni interalie en malvasta rondo pritraktis tiun aferon. Koncize kaj bone! K-do Richter estis komisiata peti ofertojn ĉe diversaj presejoj en Leipzig. Tiu de «Uns-presejo» estis la plej favora. Ni informis niajn Parizajn K-dojn, kaj jam oni decidis presigi la decembran-januaran n-on 1921/22 en Leipzig. Despli, ĉar la antaŭa n-o, presita en Boĵe (france: Beaugé, malgranda provinca urbo) estis tute fuŝita.

Post kiam la manuskripto de tiu n-o alvenis en Leipzig, ankaŭ multiĝis la laboro por K-do Richter, kaj li petis min aranĝi tiun aferon komune. Antaŭe ni sendis la presitajn kajerojn al Parizo, por ke ili de tie estu ekspedataj, ĉar la sliparo ja troviĝis en la manoj de K-do Glodo en Parizo. Tamen ne longe daŭris tiu afero, ĉar tiu procedo ja estis tro komplika. Ni simple petis, ke oni sendu la adresilojn al Leipzig por mem fari la ekspedadon. Per tio kompreneble ni ankoraŭ pli estis ŝarĝataj, ĉar ni ja faris tiun laboron post nia panakira. Krom tio ni multe laboris por la loka esp. movado, ĉar la milito preskaŭ tute estis detruinta ĝin ankaŭ en Leipzig.

Sed jam ĉe la unua n-o, kiu estis presita en Leipzig, ni havis malgrandan epizodon, kiu certe interesos la legantojn. K-do Lanti sendis la materialon al la adreso de K-do R.; ĉi lasta venis al mi vespere, ĉar mi revenis hejmen nur je la 20-a horo, kaj kune ni ordigis la tutan aferon. Sed ho ve! «Uns-presejo» antaŭ nelonge estis fondita, la instaloj estis tute primitivaj, krom tio neniu kompostisto aŭ presisto sciis esperanton kaj la konsekvenco estis, ke la eraroj svarmegis en la presprovaĵoj, kaj kiam ni korektis ilin, la kompostisto faris novajn. Flanke de la presejo oni jam sendis la paĝigitajn presprovaĵojn al Parizo, kaj ni atendis scivole ĝian revenon post korektoj de K-do Lanti. Tempo pasis, ni atendis,

— pàgina 5 —

atendegis, sed la presprovaĵoj ne revenis. Proksimiĝis la tago de la ekspedado, la presprovaĵoj ne venis. K-do Richter kaj mi sidis kiel sur fajro, nenio helpis. Mi diris al K-do Richter, ke verŝajne ili perdiĝis survoje. Do, mi komencis legi, sen manuskriptoj, ĉar ili ja estis senditaj kune kun la presprovaĵoj al K-do Lanti. Ankoraŭ ne firme konante la korekt-signojn mi studas mian libron, en kiu tiuj signoj troviĝis. Sed ho ve! mi legas kaj legas, kaj jam ĉe la unua artikolo mi trovas, ke la tuto estas ia «salato». Mankis tutaj linioj, aliaj estis duoblaj, vortoj estis tute kripligitaj, ne plu rekoneblaj. Fulmotondro! diablo prenu! kion fari? Mi enpakis mian «salaton» kaj veturis trame en la «Harmonio»-n (kunvenejo de niaj K-doj), ĉar mi sciis, ke tie estis ankaŭ fakuloj (kompostisto kaj presisto). Sed bedaŭrinde ili ankaŭ ne povis helpi al mi, ĉar la manuskriptoj mankis. Dimanĉe, la sekvontan tagon, mi ree komencis legadi kaj provis iom fliki la artikolojn. Vespere mi atingis almenaŭ tion, ke la artikoloj havas ioman signifon. Lundon matene ni donis la prespermeson al la presisto, sed avertis, ke li almenaŭ atendu ĝis la 8-a, kiam la poŝtisto estas veninta. Mi restis hejme, ĝis la poŝtisto venis, kaj feliĉaj ni estis, kiam la materialo de K-do Lanti ankaŭ alvenis¹). Unu, du, tri, sur la biciklon, kaj mi rapidegis en la presejon, por ĝustatempe ankoraŭ atingi la ekpresadon. La 21. 1. 1922 ni pagis 6729,90 mk. g. por la unua n-o, presita en Leipzig, kaj la spektaklo finiĝis.

Sed per tio nia laboro ne ĉesis. Nia movado kreskis kaj sekve ankaŭ la laboro. Estis tre malvarma vintro. Tre frue krepuskiĝis, nur vespere ni venis hejmen. Iomete manĝinte, ni kunvenis en la kuirejo de K-do L. kaj priparolis niajn SAT-aferojn. Ofte ni legis la presprovaĵojn ĝis la unua kaj dua horo nokte. Ĉar la nokto estis senindulge malvarma, ni surmetis la mantelon. Se ni hodiaŭ pensas pri tiu komenca epoko, tio efikas kvazaŭ sonĝo. Ne eblas ĉion citi ĉi tie, ĉar tempo mankas.

Aparta ĉapitro ankaŭ estus la inflacio: ni pagis iam por unu eldonkvanto da 3400 ekz. de «Sennacieca Revuo» la majestan sumon de 16 706 265 120 mk. g. Se SAT havus hodiaŭ tiun sumon, ni ne bezonus «Municion». (90—125)

¹) La legantoj ne forgesu, ke en tiu tempo la poŝtaj rilatoj inter Francio k Germanio ne ĉiam estis glataj; ofte okazis prokrastoj ĉe la landlimo pro severa kontrolado de la okupacia militestraro.

Marksismo kaj esperanto

Propagandante inter socialistoj esperanton mi ofte renkontas apation. De teknika vidpunkto ili ne povas kritiki la facilecon en akirado, la mirindan meĥanismon de la verbo, la sciencan kaj regulan gramatikon ktp. Ili devas konsenti, ke neŭtrala, sennacia lingvo multe helpas kaj faciligas la diskuton kaj komprenon ĉe kongresoj kaj en ĉiu sfero de la vivo, kaj ke ĝi speciale utilas al nepoliglotaj laboristoj. Sed ili ne volas lerni la lingvon kaj propagandi ĝin. Jen ilia argumentado:

«La triumfonta ekonomia Imperio decidos la aferon, ĉar ĝi ŝovos sian lingvon kaj kulturon en la gorĝon de l’ aliaj nacioj. Ne utilas, ke socialistoj propagandu tion, kion nur ekonomia evoluado kaj konkurado fine difinos.»

[BILDO p.5 | 36,23,62,70] Desegnaĵo: figuro portanta stakon da gazetoj sur la kapo staras sur terglobo; surskribo «LEGU ĜIN — DISVASTIGU ĜIN». Subskribo: Klopodu, sennaciuloj, / En vasta mondo nur per vi . . .

Certe tia vidpunkto pri meĥanika, aŭtomata, fatalisma decido estas falsa marksismo. Historia Materialismo ne neas la influon de la idealo; ĝi nur montras ĝian bazon kaj klarigas la konduton de la homo. La ekonomiaj fortoj povas esprimiĝi nur per la homo; ili ne funkcias en vakuo¹). Respondecaj ni estas en la afero de emancipo de nia klaso, en kontraŭstaro al ĉia ŝovinismo. Kiel pli bone kontraŭbatali la lingvan flankon de nuntempa ŝovinismo, ol per subteno de nia supernacia lingvo? Kompreneble ni ne estas utopiistoj, esperante ŝanĝi la mondon sole per neŭtrala lingvo. Sub kapitalismo certe komuna parolilo ne «por eterna ben’ efektiviĝos». La brita laboristo kaj la kapitalisto ekzemple parolas same, sed ili ne ĝuas inter si «la sanktan harmonion». Notinde Zamenhof mem krom sia lingvo pledis por la «homaranismo». Ni SAT-anoj uzas kaj uzos esperanton kiel batalilon je servo de la Proletaro.

Sed eble interesos la indiferentulon la fakto, ke en sia origino kaj en sia disvastiĝo kaj fina sukceso la esperanta movado dependas de ekonomia kondiĉaro. Kial la genion de Zamenhof ne naskis Britio aŭ alia simila lando? Ĉu la aero en Bjalistok (naskiĝloko de Zamenhof) speciale nutras tian homon? Nek en insulo nek en granda izolita popolo, sed en la malgaja litova lando, kie rasoj kaj lingvoj miksiĝas — jen la hejmo de esperanto. «… En Okcidento la gentojn dividas ja limoj naturaj, dum en Oriento vivas ili miksite. Sur litova tero kvar gentoj malsamaj loĝadis en urboj, kun celoj kontraŭaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. De strato al strato ja regis malfido, suspekto, sur placoj ofendo ĉiutaga, venĝemo, persekuto kaj malamo.» Evidente la ideo de internacia komprenilo ne falis el ĉielo. La bezono ĉiam instigas la genion.

Simile pri uzado de la lingvo. En Eŭropo la naciaj lingvoj firme formiĝis, kiam la kresko de apartaj diversaj nacioj, t. e. sekcioj de ekaperanta kapitalista klaso, rompis la katolikan unuecon de la mezepoko. Kontraŭe, interne de ĉiu lando lokaj dialektoj tendencas malaperi ĝuste tiagrade, kiel la transportiloj detruis la barilojn de distanco, kaj fine kreskis nacio edukadsistemo, nacia ĵurnalaro ktp. La evoluado de l’ kapitalismo mem bezonas kaj ebligas tion. La progreso ne haltis, kaj nun ĉiutage la rilatoj inter nacioj plimultiĝas.

La grandega vaporŝipo, la rapide iranta lokomotivo, la aeroplano facile fluganta super la landlimoj, la kablo submara, la Radio parolojn donanta trans milojn da kilometroj — ĉi tiuj unuigas la mondon, ligas bordon al bordo, rompis la barilojn de distanco. Tia teknika evoluado estas la bazo, el kiu kreskas la internacieco, la supernacieco kaj fine la sennacieco. Ni laboras laŭ la tendencoj de l’ socia evoluo. Al la fatalismaj «marksanoj» ni diru:

«Ni povas rapidigi aŭ prokrasti progreson.»

¹) Malplena spaco.

— pàgina 6 —

Esperanto sole ne helpus nin, sed kunigata kun la socialismo — kiu mem estas produkto de mondskala ekspluatado — ĝi multe efikos. Ju pli multe ni laboristoj estas devigataj organizi internacie, des pli helpos nin la internacia lingvo, SAT kaj ĝia ĉiusemajna ligilo de solidareco, nia Sennaciulo. Ne sufiĉas krii la devizon «Laboristoj el ĉiuj landoj unuiĝu» almenaŭ kvardeklingve dum la 1-a de majo. Ni devas praktike helpi. Laboru kaj denove laboru!

Mark Starr (488), Londono.

★

KOMPRENEMO KAJ PRIPENSEMO

Ni vere povas esti gajaj konstatante la aperon de l’ 200-a numero de Sennaciulo.

Ĝia vivado ne ĉiam estis sufiĉe potenca. Bedaŭrinde ĝi estas tro malriĉa por malvolvi ĉiujn siajn kapablojn. Okazas al sociaj organoj tio, kio estas videbla ĉe la individuoj. Se la ekonomiaj rimedoj estas malgrandaj ĉe ia ajn persono, ĝi ne povas disvolviĝi konforme al sia celo. Tute la samo rezultas ĉe la homaj kreaĵoj, kiuj dependas de sia monstato. Ni havas grandajn taskojn, sed ili estas efektivigeblaj nur per volo preskaŭ superhoma. Ni devas alproksimiĝi niajn idealojn dank’ al plena unuiĝo de sampensantoj kaj samvolantoj.

Ĝis nun SAT ne transpaŝis severan aplikadon de sia historia rolo. Ĉiu studu ĝian karakteron, ĝiajn taskojn kaj ilian praktikiĝon. Ĉar ju pli edukitaj ni estas, ju pli konsciaj pri vere farota SAT-laboro, des pli bone ni servos kaj utilos la organizon, fidele kaj konstante, senlace. Kiel edukiĝi? Do, precipe, legante la organojn de SAT atente, studante ĝiajn valorajn librojn kaj partoprenante la ĝeneralan vivon de la Asocio. Oni ne forgesu, ke SAT estas superpartia kaj supersindikata; tial ne provu iu ajn enkonduki en ĝi la trajtojn, kiuj karakterizas liajn partion aŭ sindikaton, ĉar SAT plenumas alian rolon esence tre diferencan: SAT celas per aplikado de esperanto influi ĉiujn partiojn kaj sindikatojn klasbatalajn de la Laboristaro; sennaciecigi siajn membrojn kaj unuigi ilin super la partioj kaj sindikatoj por fari komunan laboron utilan al ĉiuj tendencoj.

Kiel ni povus influi sur la grandajn laboristajn amasojn kaj iliajn estrojn sen la eldonado de taŭgaj verkoj kaj gazetoj en sennacieca lingvo? La laboristaj fortoj esperantistaj estas tro malgrandaj por labori dise aŭ izole. Nia devo estas protekti, laŭpove, morale kaj ekonomie la tutan vivon de SAT. Se ni mem ne povas aboni ĝiajn organojn, ni propagandu ilin kaj varbu por SAT novajn fidindajn membrojn. Ni komencu kursojn kaj organizu la SAT-propagandon en la loĝej-regiono.

Vidu, kion atingis SAT post 7-jara vivado? Espereble post la unua jardeko niaj nunaj pozicioj estos pli firmaj kaj novaj estos naskiĝintaj. Sed tion ni atingos nur, se ni funde komprenas nian mision ĉe la unua kaj sola sennacieca organizo tutmonda, porsennaciisma kaj peresperanta . . .

Mi salutas ĉiujn miajn samasocianojn, ĉefe tiujn, kiuj de la komenco restis fidelaj kaj estas sufiĉe kapablaj por kompreni la mision de SAT. Ĝis la morto ni ne devas disiĝi de nia plej amata organizo tutmonda, tiom respektinda kaj meritoplena. Ĉiu faru sian devon, kiel mi plenumas laŭ miaj povoj la mian!

J. Borrell (357), Barcelona.

INTERKOMUNIKIĜO

Preterfluegis sep jaroj, depost kiam mi ekstudis esperanton, kaj dum tiu periodo mi skribis kaj ricevis multajn poŝtkartojn kaj leterojn, legadis diversajn esperantajn gazetojn kaj revuojn, kelkafoje aŭdis la voĉon de internacilingvano per radio, kaj unufoje mem alparolis, per tiu mirinda eltrovaĵo, nekonatojn en alilandoj. Kaj mi volas fari kelkajn rimarkojn pri miaj spertoj rilate al la interkomunikiĝo.

Unue, la interkomunikiĝo estas multaspekta. En la nuna tempo la homo povas komuniki al siaj kunuloj siajn ideojn, sciojn, dezirojn kaj ordonojn per diversaj rimedoj; per la parolo, telegrafo, telefono, radio kaj la skribo. Ekzistas interkomunikiĝo inter riĉuloj kaj riĉuloj, mastroj kaj servantoj, registaroj kaj registaroj, gazetoj kaj gazetoj, per kodoj, per nacilingvoj, kaj, nur lastatempe, inter laboristoj kaj laboristoj, dank’ al internaciaj lingvo kaj poŝto. Ĉar, ne eblis al laboristoj reciproke viziti unu alies landojn por buŝe interparoladi kaj libertempadi, nek utiligi telegrafon, telefonon kaj radion.

La interkomunikiĝo ankaŭ estas diversspeca; amikeca, individua; grupa, kolektiva, kleriga; oficiala, afera, inter organizoj.

Tute nature la ĉefa formo de interkomunikiĝo inter laboristoj diverslandaj estas korespondado per leteroj skribitaj en internacia lingvo, pro sia kompare malalta kosto. De la tempo, kiam esperanto estas unue donacita al la mondo, la korespondado ludadis gravan rolon por la disvastigado kaj konigo de la lingvo mem al la homaro. Poste ĝi fariĝis la interrilatiga rimedo de unuopuloj kaj grupoj havantaj similajn celojn krom la disvastigo de la internacia lingvo. Kaj inter tiuj troviĝas ni, laboristoj, blankuloj kaj nigruloj, brunuloj kaj flavuloj, lokitaj tra la tuta mondo.

Pro kio ni volas interkomunikiĝi? Kial ni korespondadas? Certe ne nur por amuzo. En Anglio oni ofte aŭdas inter amikoj kaj konatoj la diron, «Mi malamegas leterskribadon», kaj tiuj vortoj koncernas nur la enlandan korespondadon en nacia lingvo. Verŝajne do, la skribo de leteroj ne estas per si mem plezuro. Tamen la nombro de leteroj kaj poŝtkartoj traktataj ĉiujare per la poŝto estas grandega. Kompreneble multaj el tiuj komunikaĵoj estas aferaj leteroj de komercistoj, bankoj, ktp. Ĉiuj tiuj estas senditaj nur kun speciala celo, pro difinita kaŭzo, kaj tre malmultaj restas sen respondo.

Denove, kial precize la laboristoj interkorespondadas? Ĉiuj esperantaj gazetoj enhavas du-tri kolonojn pri korespondpetoj. Ĉiuj trovas necese admoni ke «ĉiu petinto havas la moralan devon respondi almenaŭ unufoje». Kaj lastatempe, speciale en nia propra organo, «S-ulo», aperis plendo post plendo, kaj protesto post protesto, pro nerespondo.

Oni devas supozi, ke ekzistas kaŭzo de tiu ĉi malsano. Aŭ la temoj de la korespondado ne estas en si mem sufiĉe interesaj, aktualaj kaj fruktodonaj, aŭ, nerespondo ne kaŭzas al la kulpulo perdon, ĝenon aŭ punon. La morala devigo ŝajne estas tre malforta.

Tamen la korespondado per leteroj internacilingve skribitaj devus esti grava kaj grandskala inter la laboristoj ĉiulandaj. Pripensu la rimedojn de la kapitalistaro por informiĝi, sciigi, kunlabori, mensogi, erarigi; la presaĵojn, tagĵurnalojn milionope legatajn, la lernejojn, preĝejojn, kinon kaj radion. Kaj kion posedas la Laboristaro por ĉion ĉi kontraŭstari, rebati, refuti? Nur kelkajn gazetojn kaj — la korespondadon! Necesas ja eluzi plejeble tiujn du rimedojn.

Korespondado individua inter komencantoj-uzantoj de la internacia lingvo, por pliperfektiĝi, larĝigi la mensan horizonton. Inter spertuloj, pri reciproke interesaj temoj; inter kolektivoj, samprofesianoj, sampartianoj, sportuloj, studentoj ktp. por informiĝo, ideoj, komparo de kondiĉoj; kaj inter organizoj, oficiala korespondado por reciproka, fidinda informiĝo pri grandaj distriktoj, landoj; respondoj al definitivaj demandoj, por helpo kaj kunlaborado.

Jen la ĉefaj flankoj de la internacia korespondado laborista. Kaj, ŝajnas al mi, ke estas nur ĉe korespondado inter organizoj akceptintaj esperanton ke oni povas, kun ia certeco, atendi nepran respondon, kaj eĉ tiam, nur se la leteroj estas direktataj al konvenaj organizoj alilandaj.

— pàgina 7 —

Kelkafoje mi ricevis kolektivajn leterojn, aŭ oficialajn, de iu organizo, kiuj tute ne taŭgas por represo en gazeto nek eĉ por laŭtlegado ĉe kunveno, pro tio ke ili estas esprimitaj en vortoj fajraj kaj flamaj, kiuj enhavas nenian signifon por tiu ĉi-landaj laboristoj. Kompreneble, la sendintoj ankaŭ ne scias la specialajn kondiĉojn, kiuj regas en tiu ĉi urbo, marborda banloko, plezurejo, en kiu troviĝas nenia granda peza industrio, kies gazetoj respegulas la konservativemajn opiniojn de riĉaj kaj mezklasaj enloĝantoj. Mi aludas unu-du leterojn de komunistaj organizoj. Nu, mi supozas, ke alilandaj komunistoj bone scias, ke ilia partio estas ankoraŭ relative tre malforta en Anglio, ke ĉi tiu lando estas ankoraŭ neniel «ruĝa», kaj tial ili devus, se ili atendas kontentigan respondon, elserĉi konvenan organizon, al kiu direkti siajn leterojn.

[BILDO p.7 | 24,19,75,53] Desegnaĵo: grupo de homoj kun flago «SAT» transpaŝas mallarĝan, nefinitan ponton super akvo; sur la kajo staras rigardantoj kaj sidas knabo. Subskribo: La ponto ankoraŭ ne estas larĝa nek finkonstruita. Sed la SAT-anoj tamen sentime jam transpaŝas . . .

Mi ne estas komunisto, tamen mi ne malŝatas miaflanke ricevi tiajn leterojn, sed kiam oni postulas, ke mi aŭ respondu mem aŭ havigu respondon pere de konvena organizo, mi konstatas malŝparon de tempo kaj energio. Ne ekzistas komunista ĉelo en ĉi tiu urbo, kaj mi ne konas tian, nek ties adreson, tra la tuta lando, krom kompreneble, tiun de la landa sidejo. Verŝajne la komunistaj K-doj alilandaj facile trovos tiun adreson en propraj jarlibroj, adresaroj, oficialaj gazetoj ktp.

Kiam mi ricevis tiajn leterojn, do kion mi devas fari? Unue, fari tradukon anglan, eble pri afero, kiu min ne interesas kaj eble eĉ kontraŭas miajn proprajn konvinkojn, t. e. forpreno de mia tempo. Due, pagi poŝtelspezon por sendi al koncerna landa centrejo; trie, pagi afrankon por sciigi al sendintoj, ke mi tiel agis! Kaj, flanke de la sendintoj, okazas ricevo nur de mallonga sciigo, atendado, fine respondo aŭ — nerespondo, ĉar malofte la leteroj taŭgas por landa-centrejo de politika partio.

Antaŭ nelonge kelkaj K-doj sukcesis igi la ĉi-landan Instruistan Laborligon (Teachers’ Labour League) akcepti esperanton por alilanda korespondado. Simile al ĉi-loka filio de Sendependa Laborista Partio (Independent Labour Party). Nu, kiaj leteroj estos ricevataj, post kiam aperis nia Jarlibro kun nomoj kaj adresoj de tiuj organizoj?

La unua estas Ligo de batalantaj progresemaj geinstruistoj de ĉiuj laborklasaj tendencoj. Al ĝi konvenas do leteroj de similaj organizoj alilandaj. Tiaj leteroj (se ili trapasos miajn manojn), mi povas promesi mem, ricevos almenaŭ kvitancon. Oficiala respondo kompreneble dependos de nacia Ekzekutiva Komitato. Se mi, kiel koncerna esp.-sekretario, ne ricevas tian, evidente mi ne povos sendi tradukon. Sed tio ne okazos, se la temoj traktataj estos konsekvencaj.

La dua, la ĉi loka filio apartenas al partio socialista, plej «maldekstra» en ĉi tiu lando, sed ne komunista. Tio ne signifas, ke K-doj komunistoj malŝparus tempon sendante leterojn al ĝi, sed ili devus almenaŭ eviti polemikajn esprimojn, ĉu ne? Kaj reciproke.

Nia SAT aranĝas Konferencon pri «Pliintensigo de Laborista Kulturo», kaj memevidente la korespondado okupos gravan lokon sur la tagordo. Dum kelkaj jaroj, mi kredas, la korespondado, pro neceseco, estos la ĉefa ligilo inter la Laboristaro ĉiulanda. Sekve ĝi devus esti zorge kaj grandskale organizata, seriozege pritraktata kaj gvidata de kompetentuloj, kiuj profunde konscias pri la pereiga efiko de diletantismo kaj de malsukceso mem.

Rilate al tiu ĉi Konferenco mi volas atentigi la K-daron pri unu stranga fakto. Laŭ informo publikigita en «S-ulo» nur anglaj organizoj aliĝis!! Eble tiu aserto malpravas, mi povas certigi ĝin nur per la citita fonto, ĉar mi ne havas alian. Ĉu oni devas supozi ke neniu alilanda organizo interesiĝas pri la temo de la Konferenco? Mi apenaŭ povas kredi tion.

Mi havas fidon, ke en SAT ni jam posedas aparaton, kiu nuntempe kapablas liveri grandan servon al la Laboristaro tutmonda per sufiĉe rapida gazetservo, per tradukservo, per organizo de konstanta fidinda korespondado.

K-doj, nur necesas la konscia volego! Do, volu!

H. Stay, (2978), Bournemouth, Anglio.

SALUTON AL SENNACIULO EL NORDO

El sia nesto flugas tra la mondo novspeca birdo portante freŝan sciigon pri laborist-proleta vivo el ĉiuj teranguloj. Kun fortaj flugilbatoj ĝi transiras la landlimojn kaj atingas eĉ la etenditajn manojn de transmaraj sopirantoj.

En iuj landoj rabobirdoj ĝin provas persekuti, ĉar ne estas konvena proletkleriga entrepreno, kie la plej ekstrema reakcio regas. Sed per la obstino de tieaj kunbatalantoj venkos fine la racio.

Jam ducent-foje Sennaciulo vizitis min, kaj ĝi estas ĉiam tre bonvena. Ĝi plenumis tre fortan deziron ekkoni, kiel vivas kaj pensas samlingvanoj en malproksimaj terzonoj. Sed ĉefe mi vidas en praktika uzado de mondlingvo rimedon por krei interkonsenton kaj harmonion sur la tero.

Eble ankoraŭ ne estas taŭga momento, laŭdi la iniciatintojn, sur kies ŝultroj pezis ĝis nun la taskoj de zorgantoj. Tamen mi opinias, ke utilas diri, ke ni tre ŝatas ilian penadon kaj ke ni ĉiuj pli kaj pli volas kunigi niajn fortojn por pliriĉigi kaj plifortigi nian grandiozan entreprenon.

Do, kuraĝe antaŭen ĝis nova etapo!

Muri (102), Norvegio.

— pàgina 8 —

STUDETO PRI ESTONTA SAT-LITERATURO

Ĉu estas permesate en la tago, kiam aperas la 200-a numero de «S-ulo», ĵeti rigardon antaŭen en la proksiman estonton? Mi opinias, ke la iompost-ioma disvolviĝo de nia movado kaj de nia semajna gazeto rajtigas nin, ne nur rerigardi sur la atingiton, sed ankaŭ bazante sur la fundamento kreita, konsideri la estontan tempon. Nia tuta laboro ja nur valoras, se ĝi malfermas favorajn perspektivojn por la estonto.

Komencante ĉe «S-ulo» mem, mi volas diri, ke ĝi kiel semajna ligilo inter la SAT-anaro provas, palpante kaj paŝetante, trovi pli kaj pli kun ĉiu jaro la firman, solidan kontakton de leganto al leganto. Ĉar ili ja, kunlaborantoj kaj legantoj estas la portantoj de volo kaj ideo, kiu penetras nian organizon kaj ĝian organon. Ilia kontakta celado kaj agado estas kreadanta iun apartan ideologion. Ofte jam oni trovas nekutimajn liniojn en nia organo, esprimojn tre diferencajn de tiuj, kiujn oni trovas en nacilingvaj proletaj gazetoj. Oni jam trovas pensojn en ĝi, kiuj estas netradukeblaj en iun ajn nacian lingvon¹). Oni trovas la ekbrilojn de tiu nova spirito, kiu formiĝas per la intima kunlaborado de la legantoj kaj raportantoj, kiuj cerbumas, meditadas kaj ne rigardas kiel ludilon la okupon pri nia lingvo.

Kiel ĉefan taskon de «S-ulo» ni devas konservi en la memoro kaj teni antaŭ la okuloj: ĝi donu fidindan, objektivan, klaran portreton pri laboristaj bataloj kaj vivkondiĉoj en iu regiono laŭ sennacieca rigard- kaj observmaniero. Nur el tio povas rezulti profito por la legantoj en eduka, kleriga senco. La proksima tasko por la gvidanto estas, zorgi, ke pli kaj pli malaperu la artikoloj el la gazeto, kiuj bazas sur la internacieca pensmaniero (en kiu estas edukataj la K-doj per siaj partioj kaj ceteraj organizoj. Li devas zorgi, ke anstataŭ ilin raportoj verkitaj laŭ sennacieca spirito, kiuj peras al la leganto tiun novan pensmanieron kaj edukas lin iom post iom ĝis sennaciuliĝo. Ju pli kreskos la nombro da aktivaj, kunlaboremaj SAT-anoj, des pli facila kompreneble fariĝos la tasko de la gvidanto; ĉar la kvalito de la verkotaj artikoloj pliboniĝos, kaj je la dispono de la redaktoro troviĝos ĉiam serio da presindaj, eduke efikantaj ellaboraĵoj.

«La Lernanto», la malgranda senpretenda aldono al «S-ulo», kompreneble ne devas obei al aliaj leĝoj kaj principoj ol ĝia granda frato. Ĝi konsistu el facilaj legaĵoj, kiuj instigu en sama direkto la pensadon kiel «S-ulo». Sed, kompreneble, oni ĉiam konsideru, ke tio ne povas esti la verko de la redaktoro, sed devas esti tiu de la kunlaborantaro. Kompreniĝas per si mem, ke ni devas klopodi, plioftigi la aperon de tiaspeca gazeteto, kaj ĝenerale — pligrandigi «S-ulo»-n kaj plimultigi la aldonojn similajn al «La Lernanto». Bedaŭrinde deziro hodiaŭ ankoraŭ ne efektivigebla . . . Tamen, temas ja nur montri la direkton en tiu ĉi studo.

En «Sennacieca Revuo» la nova spirito de SAT-anoj tre klare montriĝis jam en multaj traktaĵoj, precipe en la literaturaj kajeroj. Ni trovis originalan pens- kaj sentmanieron en versoj kaj prozo, ofte en tia intenseco, ke ni rajtas rigardi en la estontan evoluon de nia literaturo kun konfido.

Sed ni transiru de la revuoj al la libra literaturo. Ni disponas jam hodiaŭ pri kelkaj konsiderindaj volumoj, plejparte tradukoj el verkaro de aŭtoroj kun bonsonaj nomoj. Certe, la tradukoj de gravaj verkoj el la mondliteraturo servas al ni, por konatiĝi kun la ideoj de grandaj pensuloj, kiel Marks, Kropotkin k. a., kaj kun la intuicio de poetoj kaj beletristikaj aŭtoroj. Sed la originala literaturo estas por ni multe pli grava. Literaturo, kiu kreiĝas en la cerbopensumado de niaj propravicaj K-doj, de tiuj kiuj ĉiutage kunlaboras en SAT, kiuj absorbis la ideojn de SAT kaj kies cerbopensumado estas plena da ili. Tiaj spiritaj produktoj prezentas maturiĝintajn fruktojn de nia semado. Komencoj estas faritaj (Je la nomo de l’ vivo, ABC, Petro). Sekvos aliaj verkoj. Tre grava mi taksas la studon de K-do Lanti pri Patriotismo, Internaciismo, Sennaciismo, kies unua parto aperis en «S-ulo» kaj kies tuto aperos en libroformo. Ĉar ĝi estas science bazita kaj signifas ion absolute novan, originalan, kio ne ankoraŭ estas pritraktita tiel funde en iu nacilingvo. Sed tio estas nur unu konkreta ekzemplo. Same kiel tiu studo povus kreiĝi multaj provoj de (al) sennacieca literaturo (pli malpli sukcesaj). Certe estas, ke 1. ju pli vi legos kaj posedos legindan literaturon verkitan en bonstila esperanto kaj en la spiritostato de SAT, des pli rapide via propra spiritostato adaptiĝos al la novo, kiu kuŝas en la taskaro kaj celo de SAT; 2. ju pli da verkoj estos skribataj en esperanto, plenaj da niaj ideoj, des pli elformiĝos la lingvo, maturiĝos kaj akceptos tiujn trajtojn, kiujn ĝi bezonas kiel sennacieca esprimilo je la servo de la emancipiĝanta proleta klaso.

Laŭ tio ni trovus kiel plenumindan taskon de SAT sur la kampo de la literatura kreado, ke ĉi tiu ĉefe ne estu reprodukta (traduka), sed produkta, novon kreanta (originala). Se ni parolas pri praktika aplikado de esperanto, certe tiu vorto por ni SAT-anoj ne havas ĉefe kaj unuavice la signifon de uzado dum vojaĝoj turismaj, por interkorespondado sporteca, interŝanĝo de amatoraĵoj ktp. Por la konsciaj SAT-anoj tiu vorto signifas aktivan kaj persisteman kunlaboron en la kreado de lingva karaktero, kiu estas absolute senigita de naciaj pensmanieroj kaj nacilingvaj modaĵoj, kiu estas sennacieca en sia esenco.

N. B.

¹) Mi citu kelkajn ekzemplojn: «S-ulo», nuna jaro, pĝ. 228 — efektivigataĵo; pĝ. 267 — nia lingvo estu unuecigilo; pĝ. 301 — nacidefendismo; pĝ. 309 — dogmanoj ne rajtu eniri la SAT-edukejon, . . . la dogmemuloj ne regu; pĝ. 325 — pedanta idismo, ktp. La ideoj esprimataj per tiuj esp. vortoj aŭ frazoj estas facile kompreneblaj por ellerninto de nia lingvo; sed se oni volus traduki ilin alilingven, oni trovus gravajn malfacilaĵojn kaj devus formi kompletajn frazojn, por klarigi unu tian esp. esprimon.

NIA EDUKILO

Kiam estontaj laboristoj en ĉiuj landoj komencas sian vivbatalon, estas la unua rimarkinda okazaĵo la vizitado de lernejoj. Tie juna homo ricevas unuajn erojn de l’ pensoj, tie oni semas en junan cerbon unuajn ekĝermojn de ideoj. Sed, kiel ofte la vivo mem sin prezentas en la realo tute aliel, ol ĝin oni prezentis en la lernejo! Tie oni ĝenerale belparolas pri «dio» kaj «patrio». Tie oni laŭdas la patrion en lumo de naturbelecoj ĝiaj, kaj antaŭ ĉio pro la bataloj de la prapatroj. Tie oni semas en junan menson la religion de naciismo.

Tre ofte la vivo mem por multaj lernantoj pli malpli frue prezentas sian veran karakteron. Kaj tre ofte la juna homido jam dum siaj «oraj junecaj jaroj» tro bone ekkonas la alian flankon de la medalo. Sed malgraŭ tio, tre ofte la semitaj ideeroj ĝermas kaj maturiĝas. Se ne estas tre forta la religio pri «dio», pli forta almenaŭ estas la religio pri «patrio». La homoj sentas kaj konsideras tute natura, ke ili, kvankam ili ĉiam devas luktadi kontraŭ ĉiaspecaj mankoj kaj suferoj, almenaŭ havas patrolandon, kiun ili devas defendi kontraŭ ofendantoj. Tio estas la florado de l’ semita patriotismo. Tiaj homoj tre ofte fariĝas anoj de klasbatalaj partioj kaj tamen ne sukcesas serioze pensi pri la frazo, ke «la laboristoj ne havas patrion».

Sed multaj tiaspecaj homoj ricevas oftokaze kardojn inter la patriotisman floraron. Tio okazis ekzemple dum la lasta mondmilito. Tiam falis la vualo de la belaj ideoj, kaj la aferoj ekvidiĝis en sia vera, kruda realo. Tiam la elkreskintaj kardoj sufokis baldaŭ la tutajn belajn revojn pri la patrolando. Tiam komenciĝis pensado pri la frazo

— pàgina 9 —

forgesita. Sed la tiele formiĝanta konvinko ja ne estas sennaciismo, sed senkerna internaciismo. Ĉar kvankam malfortiĝas eble la sento por patrio, restas almenaŭ en la cerbo la imago pri landoj, limoj kaj nacioj kiel ia senevita malbono. Sed se tia homo trafas en la retaron de la esperanta movado laborista, li ricevas mirindan kapablon de ekkono. Li ekrimarkas, ke li ankoraŭ troviĝas en stato, en kiu li bezonas edukadon. Li observas ĉe si mem, ke li (aŭ ŝi) en la SAT-organizo alprenas veran kernon por konsistigo de sia mondkoncepto. Li observas, ke lia antaŭa idearo estis kvazaŭ krusto sen internaĵo.

Tio vere okazis al multaj homoj, kiuj nur povas sincere danki al nia Asocio pro ĝia sennaciiga eduk- kaj kulturlaboro. Ili ekvidas, ke ili fariĝas tutmondanoj, ne plu apartenantaj nek pense nek sente al iu nacio.

En tiu nia edukado estas la ĉefa interligilo kaj instigilo nia semajna organo S e n n a c i u l o, kiu tre bone dum sia ducentfoja aperado montris veran vojon al fina sennaciisma socio. Nia organo estas ankoraŭ juna; sed jam dum tiu mallonga periodo ĝi faris laboron de giganto, ĝi edukis kaj kapabligis la laboristajn esperantistojn en tuta mondo por efike plenumi la taskojn en servo de la proleta klaso. Dum sia ĝis nun trapasita vojo ĝi sukcesis bone, ĝi semis fruktodonan semon. Pro tiu semado ni, rikoltantoj, sennaciecie edukatoj, estu dankemaj al nia gazeto S e n n a c i u l o kaj ĝia aktiva kunlaborantaro. K-doj, pli fervore ol ĝis nun, ni grupiĝu ĉirkaŭ ĝi! Ni grupiĝu sub la standardo de sennacieca idealo, ni kolektu ĉiujn niajn fratojn kaj fratinojn, nigrajn, blankajn, brunajn kaj flavajn sub ĝi! Nia Asocio flirtigu sian standardon baldaŭ super la detruitaj landlimoj, super liberigita mondo! Kaj kiam siatempe aperos la kvin-centa numero de S e n n a c i u l o, ĝi estu 100-paĝa kaj havu en la vasta mondo almenaŭ 20 000 abonantojn! V i v u S e n n a c i u l o!

V o j a ĝ e m u l o (695), Finnlando.


Gek-doj, atentu! La Kongresafiŝo por nia 8-a ne plu estas havebla.


Al ĉiuj Soveti-anoj! Monon por la Adm. de SAT, ne sendu al Leipzig, sed al nia bankkonto ĉe C. K. de SEU en Moskvo, poŝtkesto, 630. Niaj bankoj ne akceptas sovetian monon. — A d m.

KIEL JUĜAS LA LEGANTARO PRI «S-ULO»

Iun tagon, kiam la gvidanto de nia gazeto okaze forestis el sia laborejo, mi trovis en lia tirkesto kajeron kun la surskribo «Opinioj pri Sennaciulo». Ĝi estis tre ampleksa, kaj malfermante ĝin mi trovis surprizite en ĝi almenaŭ centon da leteroj kaj poŝtkartoj de legantoj, kiuj havis la deziron esprimi sian opinion pri «S-ulo». «Ho!» mi pensis, trafoliumante la kolekton scivoleme, «tio estas vere mirinda afero, vera ormino!» Estas necese

[BILDO p.9 | 31,23,67,55] Desegnaĵo de laboristo en striita ĉemizo, kiu krias kun mano ĉe la buŝo; apude la teksto: «KAMARADO! Kial vi ne ankoraŭ estas abonanto al SENNACIULO?» Subskribo «SHVM».

malaperigi tiujn dokumentojn el la kaŝiteco de l’ skribtabla tirkesto kaj tiri ilin en la lumon de l’ publikeco . . .»

Mi faris. Espereble K-do Lanti ne grumblos pri mia malkovro, kvankam mi scias, ke li prefere atentas pravajn riproĉajn kritikojn ol laŭdojn. Sed vere siatempe li enmetis jam multajn opiniojn de severaj kritikemuloj en la gazeto — cetere ili kritikis ne pri la stilo, sed nur pri la ofte tro unutona kaj tial neinteresa enhavo, — dum li retenis la laŭdajn kritikojn. Per tio povus estiĝi ĉe legantoj la imago, ke ilia ĵurnalo ne estas tre valora. Kaj bedaŭrinde eĉ estas fakto, ke iuj laboristaj esperantistoj prefere abonas burĝajn esp. gazetojn, ĉar ili opinias, ke tiuj lastaj estas pli bonstilaj, pli imitindaj! . . . Tial mi kredas necesa meti en la lumon kelkajn, nur kelkajn malmultajn el la multego da laŭdaj juĝoj ricevitaj el la mezo de nia Legantaro. N. B.

1. El juĝoj de nia abonantaro

«S-ulo estas en viaj manoj. Tio certigas al mi, ke la nombro da abonantoj kreskos. Necesas, ke «S-ulo» estu multe legata — ne nur tial ke ĝi estas la sola esp. proleta organo, sed ankaŭ pro la varieco de ĝia enhavo, ĝia neriproĉebla stilo, ĝia ĵurnalistika vigleco . . . Mi havas ĉemane la n-ojn ĝis la 5-a de aŭgusto. Gratulojn! Kiom da progreso! . . .

LUCIEN REVO, Leningrad (Sovetio).

—o—

. . . Mi povas diri, ke la gazeto estas tre interesa kaj praktika por la labor. movado; mi nur tre bedaŭras, ke aliaj multaj esperantistaj laboristoj estas tre malfacile atingeblaj por SAT kaj «S-ulo» . . .

H. GREITNER, Knittelfeld (Aŭstrio).

—o—

. . . La redaktoro devus esti iu mirakla homo, por povi fari ĉion je ĉies bono . . . «S-ulo» iris ĝustan vojon, ĝi iris la oran mezvojon laŭ sia enhavo . . .

sept. 1926. J. KUORIKOSKI, Himanka (Finnlando).

—o—

. . . La enhavo do laŭ mia opinio nuntempe estas modela kaj tute konformas al la postulo de partia neŭtraleco. Tiu K-do, kiu en unu horo povas senpene tralegi la revuon kaj trovas ĝin p r o t i o senenhava, mirigas min pro la logiko de tiu ĉi konkludo . . .

H. PLATIEL, Landshut (Germanio).

—o—

. . . Laŭ mi ĉio en la gazeto estas pli malpli interesa . . . Mia sola kritiko estas, ke ne troviĝas sufiĉe da bildoj pri okazintaĵoj . . .

S. W. BROWN, London (Britio).

—o—

. . . Mi sentas, ke la SAT-anoj povas fieri pri la gazeto kaj devas danki la K-dojn en Parizo kaj pritaksi ties laboron . . .

J. STADLER, Plzen (Ĉeĥoslovakio).

—o—

«S-ulo» pli kaj pli kontentigas min kaj miajn samgrupanojn per enhavo, belaspekto kaj korekta, logika lingvo . . .

jan. 27. M. KRJUKOV, Irkutsk (Sovetio).

—o—

. . . Ĉio interesas, de la fruntartikolo ĝis korespondado!

jan. 27. J. BORRELL, Barcelona (Hispanio).

— pàgina 10 —

. . . Koncerne enhavon de «S-ulo», ĝi estas tute interesa de la komenco ĝis la fino . . .

okt. 26. S. RIVAL, St. Etienne (Francio).

—o—

. . . Pri legebleco de la artikoloj ni nenion povas aldoni, ĉar en ĉi rilato «S-ulo» multe superas la gazetojn burĝajn . . .

RIGA-GRUPO (Latvio).

—o—

. . . Pri la ĵurnalo mi povas skribi, ke tre taŭga estas ĝia enhavo, kaj ni ĉiusemajne atendas la ĵurnalon. Ne nur mi, sed ĉiuj K-doj estas kontentaj pri ĝi. Tiel interese estas kompilita la gazeto, kaj vi skribas tiel zorge pri la tutmondaj aferoj, ke mi, eĉ se mi estas laca, ĝojege povas legi ĝin ĝisnokte . . .

IU K-DO EL BLANKA LANDO.

—o—

. . . Mi estas tre kontenta pri la stilo, enhavo de ĉiuj n-oj ĉi-jaraj de «Sennaciulo» . . .

majo 1928. J. PORĈIN, Antverpeno (Belgio).


2. El juĝoj de neŭtraluloj

Pli valoraj ol la antaŭaj ŝajnas al ni iel tiuj ĉi opinioj de esperantistoj el kontraŭula tendaro. Ĉar certe tiuj personoj ne juĝas laŭde pro simpatio al nia ĵurnalo, pro komplezemo. Ili juĝas pro objektivaj konsideroj:

. . . Kiel profesia ĵurnalisto, mi povas sincere vin gratuli pro la bone redaktata gazeto via, en kiu ofte mi trovas sciigojn ne alie troveblajn . . .

Pastro RAMBOUX, Paris (Francio).

—o—

De tempo al tempo alvenas ĉe mi tiu bonega gazeto «S-ulo»; bela, interesa kaj multvalora por la tutmonda esperanta movado kaj vivo de nia komuna idealo. Mi estas ĵurnalisto kaj kiel tia mi deziras al vi kaj al via revuo grandan prosperon . . .

PEDRO CASAS, Deleg. UEA, Montevideo (Urugvajo).

—o—

. . . «S-ulo» enhavas ja multinteresajn artikolojn tre viglajn. Legante ĝin mi sopiras havi tian materialon por E s p e r o K a t o l i k a . . .

El «ESPERO KATOLIKA», jan. 1927.

. . . Iam, la SAT-gazetoj eble estis riproĉeblaj de lingva vidpunkto; sed de longe ili konstante pliboniĝadas, kaj nuntempe . . . ili estas inter la plej modelaj kaj fierindaj . . .

M. C. BUTLER, Kingston-on-Thames (Anglio), L. K.-ano en «Fideleco», marto 1928.

★

La instigo de nova SAT-ano

Permesu al mi, K-doj, interdividi kun vi sur la paĝoj de «S-ulo» miajn malriĉajn impresojn pri nia gazeto, kun la antaŭsciigo, ke mi estas nur simpla, malsperta leganto de «S-ulo».

Estas malĝojige legi preskaŭ en ĉiu n-o de «S-ulo» pri tro mizera eldonkvanto de nia gazeto. Min tre mirigas la malalta nombro da abonantoj. Kiu ne legas la gazeton, tiu estas neinformita pri la laborista esperantista movado. Do li estas senutila ano, li estas senviva por la movado kaj anstataŭ propagandi la internacian lingvon, li efikas malinstige por la aliaj anoj. Tiaj anoj (kiujn en Sovetio oni nomas: papera anaraĉo) estas por SAT danĝeraj.

Tial mi proponas al ĉiuj gvidantoj de SAT-rondetoj ktp., kie troviĝas anoj de nia Asocio, ne abonantaj la gazeton, influi kaj konvinki ilin, ke ili abonu. La abonpago ja estas vere sufiĉe malalta eĉ por plej malbone pagata laboristo kaj malriĉa kamparano. Nur per aktiva agado de la gvidantoj de esp. lab. grupoj kaj rondetoj kaj iliaj plej agemaj anoj estos eble efike instigi la pli malviglajn K-dojn kaj certigi al nia gazeto plian alfluon de legantoj, tiel ke ĝi havos ne nur 4000 abonantojn, sed ĝisatingos la nombron 8000. Per tio ni ne nur materie helpos al SAT, sed edukos plej konsciajn sennaciulojn, efikajn kaj agemajn kontraŭulojn al ĉiuj patriotaj militoj.

Gvidantoj, aktivuloj, nur de vi dependas la plenumo de tiu ĉi grava laboro. Oferu eron da energio kaj la venko estos kun ni!

T. B e r e ĵ n o j (10 494), K a l a ĉ, Sovetio.


SE NIA ABONANTARO ESTUS DUOBLE PLI GRANDA, OL ĜI ESTAS, NI POVUS LIVERI AL LA LEGANTOJ ĈIUSEMAJNE KAJERON KIEL TIUN ĈI.


[REKLAMO p.10] Ne hontu montri vian esperantistecon kaj SAT-anecon! PORTU LA INSIGNON DE SAT! La insigno estas ekkonilo kaj varbilo. La granda insigno diametro 18 cm. kostas 0,80 mk. g. La malgranda insigno diametro 12 cm. kostas 0,60 „ „ La malgranda insigno por ne SAT-anoj . . . 0,60 „ „ Haveblaj ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

ENCERBIGENDAJ VEROJ

La kapitalistaro tenas en servuteco la Laboristaron. Kaj tia stato ĉefe rezultas el tio, ke la granda plimulto da laboristoj legadas la gazetojn eldonatajn de la kapitalistoj.

La esperantista movado ne progresas proporcie kun la disvendiĝo de lernolibroj, ĉefe pro tio, ke la esperantistoj ĝis nun ne komprenis la rolon kaj signifon de la esperantlingva gazetaro.

Kiam vi varbis unu abonanton al SENNACIULO, tiam vi pli utilis al la laborista esperanta movado, ol kiam vi disvendis dek lernolibrojn.

★ ★ ★ ★ ★ ★ ★ ★ ★

[REKLAMO p.10] La plej bona rimedo por subteni esperanton ★ — Mi volonte aĉetus SAT-librojn, se mi havus tempon por legi ilin . . . Ne malofte oni povas aŭdi tian diron el la buŝo de fervoraj K-doj, ĉiam pretaj malavare donaci por la esperanta propagando. Se tiuj K-doj iom pripensus, ili baldaŭ konvinkiĝus, ke la plej certa, la plej fruktodona subteno al esperanto estas ebligi la pliriĉigadon de SAT-Biblioteko. Lingvo estas ja vivanta laŭproporcie je la verkoj en ĝi publikigitaj. Ju pli ekzistas esperantaj verkoj, des pli facila estas la poresperanta propagando. Libro estas fakto, K-doj! Aĉetu do la SAT-librojn, eĉ se vi ne havas tempon por legi ilin.

Prezo mk. g. Nur Volu, Izgur . . . . . . . . . 0.70 For la Neŭtralismon, Lanti . . . . . 0.30 Eklumo en Abismo, H. Barbusse (broŝ.) 0.80 Malgranda Terbiblio (Prolet. Atlaso), Szeréni . . . . . . . . . . . . 1.80 Proletaria Kantaro (74 kantoj kun notoj) 2.50 El la Mondbildo de l’ Nova Fiziko, Muravkin . . . . . . . . . . 0.60 La Kemio de la Universo, Fersman . . 0.60 Sekspsikologio de S. Ziegler . . . . 0.60 La Morto de Blanjo, Jean Tousseul . . 0.60 Ruĝo kaj Blanko de L. Ivn . . . . . 0.60 La Komunista Manifesto (2-a eldono) . 0.60 Dokumentoj de Komunismo . . . . . 1.— Etiko de P. Kropotkin . . . . . . . 1.80 ABC de Sennaciismo, V. Elsudo . . . 0.50 Orienta Blovo . . . . . . . . . . 0.40 En Katenoj de la Maljusteco . . . . . 0.60 Ni Legu! Brunulo. (Internacia Legolibro) (3-a eldono) . . . . . . . 1.— Petro, kursa lernolibro laŭ parola metodo 0.70 Labor-Kajero al Petro . . . . . . . 0.30 Karl Marx, Lia Vivo kaj lia Verko . . 0.60 Ŝtato kaj Revolucio, Lenin . . . . . 1.— Je la Nomo de l’ Vivo, E. Izgur. . . . 2.— La prezoj kompreniĝas inkluzive sendkostoj * Richard Lerchner Leipzig O 27, Colmstrasse 1 Poŝtĉek-Konto 6835

★ ★ ★ ★ ★ ★ ★ ★ ★

— pàgina 11 —

RAPORTO DE LA GVIDANTO DE SENNACIULO

K-do E. L a n t i

Tiu raporto estis verkata por esti legota ĉe la 8-a Kongreso. Sed la legantoj certe konsentos, ke ĝi ankaŭ taŭgas por ĉi tiu jubilea numero. Red.

Via gazeto aperis akurate. Ĝi akiris en la interkongresa jaro 635 novajn abonantojn. K-doj, kies skribaĵoj ne aperis aŭ prokrastiĝis, estis . . . malkontentaj. Ne estas nia kulpo, se «S-ulo» estas ordinare nur okpaĝa. Aperis 369 originalaj artikoloj kaj 73 tradukoj. En la nombro de originaloj ne estas enkalkulitaj la mallongaj notoj. Se vi legis ĉiujn n-ojn, vi do povas jam havi opinion pri la semajna organo de SAT. Se n e ĉiuj artikoloj estis interesaj, kulpas en tio la verkintoj mem. Por elekti, mi ne ĉiam ricevis valorajn manuskriptojn. Preskaŭ ĉiuj manuskriptoj estis de la Redaktoro, K-do Barthelmess, lastatempe prilaboritaj, senbalastigitaj kaj maŝine kopiitaj. Kiam la manuskriptoj entenas interesajn faktojn kaj ideojn, la rezulto de tia prilaborado povas esti bona. Sed se estas nur banalaĵoj kaj sensignifaj faktoj, plej lerta redaktoro ne kapablus eltiri el tia materialo interesan artikolon. Bakisto ja ne povas fari panon, se mankas al li faruno, akvo kaj cetero. Nia gazeto pliboniĝos, rilate la enhavon, nur kiam ni havos en ĉiuj regionoj de l’ mondo kapablajn, seriozajn, akuratajn, — spritajn kunlaborantojn. Ni ja ne malpermesas al niaj korespondantoj, ke ili verku amuze, pike, acide . . .

Ni ne ricevis plendojn pri enhavo kaj stilo¹).

Finita estas mia raporto. Ĝis la revido, Gekamaradoj! Fartu bone! . . .

Tiel mi povus per tiuj kelkaj vortoj prezenti raporton pri nia semajna gazeto. Mi ja diris ĉion esencan kaj gravan. Mi timas tamen, ke tia konciza kaj seka maniero ne plene kontentigus vin. Mi devas do trovi ion alian por priparoli. Sed kion? Mi konfesas, ke mi povas nur ripeti sub eble alia formo, kion mi jam diris en antaŭaj raportoj.

Multaj bonvolaj kunlaborantoj ne komprenas la karakteron de nia gazeto. Ili tro ofte malatentas, ke ĝi estas legata en la tuta mondo kaj sekve, ke la artikoloj, kiujn ili sendas, bezonas kelkokaze semajnojn por atingi la redaktejon, ke inter la ricevo de la manuskripto ĝis la tago, kiam la koncerna n-ro atingos la legantojn, en Japanio, Ĉinio, Ameriko, Sud-Afriko aŭ aliaj landoj malproksimaj de la Administrejo, pasos ankoraŭ kelkaj semajnoj, eĉ monato. Ĉiu do devas neniam forgesi, ke inter la sendo de artikolo kaj ĝia legado flanke de kelkaj abonantoj preskaŭ tri monatoj povas forpasi. Sekve artikoloj, kies ĉefa valoro estas la aktualeco, fariĝas en tia okazo tute senvaloraj. Pro tio ni kelkfoje ne uzis ricevitan materialon.

Niaj kunlaborantoj devas celi montri la ĝeneralan soci-politikan staton de sia regiono, kiel ĝi estis, ekzemple, dum sesmonata periodo. Ĉiuj sensaciaĵoj estas por «S-ulo» — sensencaĵoj. Estus ja sensence kaj ridinde, se nia malgranda, semajne aperanta gazeto celus ludi rolon de ĉiutaga ĵurnalo . . .

Estas aliaj korespondantoj, kiuj forgesas, ke «S-ulo» ne estas partia aŭ tendenca organo, kies celo estas kontraŭbataladi konkurencajn partiojn aŭ tendencojn. Pro tia forgeso okazas, ke ni kelkfoje ricevis ankaŭ ne uzeblan materialon. Tamen estas konfesinde kaj ĝojige, ke ni ricevis nunjare malpli da partiecaj, polemikaj artikoloj ol antaŭe. Kredeble la SAT-anaro komencas kompreni la ĝustan karakteron de nia Asocio, de nia gazeto. Mi esperas, ke finfine troviĝos en SAT sufiĉe da K-doj, kapablaj elekti temon interesan kaj instruan por tutmonda, diversopinia Legantaro. Tio estas nepra kondiĉo por la sukceso de nia afero. Se nia movado ne sukcesos pli kaj pli diferenciĝi de ĉiuj

[BILDO p.11 | 40,28,60,54] Kolondiagramo «Kresko de la abonantaro»: 1840 (30. 9. 1925), 2132 (30. 9. 1926), 2651 (30. 9. 1927), 3218 (30. 6. 1928).

aliaj; se ĝi ne povos akiri propran karakteron, havi originalan fizionomion, nu, vanaj estas niaj penoj; vane ni elspezas monon kaj energion . . .

* * *

Abunde ni ricevis materialon por la rubriko: «Tago el mia vivo». Manuskriptoj devis atendi dum pli ol ses monatoj sian apervicon. Ni ja havis kiel regulon enmeti nur unu «Tago»-n en ĉiu n-ro. Legantoj plendis, ke kelke da tiaj priskriboj estis iom tedaj, grizaj, tro similaj unuj al aliaj kaj finfine fariĝis nelegindaj. Pro tiuj plendoj, ni decidis estonte ankaŭ fari elekton en tiu materialo kaj aperigi nur la plej bonajn kaj originalecajn «Tagojn» . . .

Lastan jaron ni instigis al verkado de: «Mia buĝeto». Por tiu rubriko ni ricevis malmulte da materialo. Ĉu niaj legantoj malemas konigi sian bonstaton? Ĉu ili timas esti nomataj etburĝoj de K-doj tute senhavaj? Estas ja relative multaj SAT-anoj, kiuj posedas ĉu kapitaleton, ĉu domon; kelkaj eĉ havas aŭtomobilon. Sed tion ili ne konsentas konigi. Kaj sekve ni fanfaronas, asertante, ke la SAT-aparato ebligas al ni esti ĝuste, objektive informataj pri la stato kaj vivkondiĉoj de la laboristoj en la tuta mondo! . . . Eble «Tago el l i a vivo», «L i a buĝeto» havus pli da sukceso . . . Kiuj ne konsentas priskribi sian propran situacion, tiuj eble volonte konigus tiun de sia najbaro, sampoziciano . . .

Almenaŭ ne estas dubo, ke la komparo de diversaj «buĝetoj» el multaj landoj ebligus ricevi sufiĉe objektivan kaj precizan scion pri la vivkondiĉoj de la laboristoj en la Mondo.

Oni ne kredu, ke tia scio estas sensignifa kaj ne utila. Okazas ofte, ke laboristaj gvidantoj eraras en sia taktiko, en siaj direktivoj, precipe tial ke ili ne ĝuste estas informitaj pri la vera situacio de la laboristoj. Plej vigla kaj flama agitado por krei revolucian movadon ne sukcesas, se mankas objektivaj revoluciaj kondiĉoj. Agitado ne ĉiam signifas agadon. Multe da energio iafoje perdiĝas senrezulte. Kiu kontraŭflue naĝas, tiu povas elspezi multe da energio nur por resti ĉe la sama loko. Ni devas esti ĝuste informataj, por ĉiam havi realan kaj ne fantazian bildon pri perspektivoj revoluciaj. Al tia informado povas modeste helpi «S-ulo», se niaj korespondantoj estas seriozaj, observemaj kaj veremaj. Ili ja ne havas motivon por erare raporti; ili ne estas en la pozicio de pagataj agitistoj, kiuj nepre volas pravigi la elspezon de la mono, kiun ili ricevas kaj tiucele sciigas al superaj instancoj, ke la «amasoj radikaliĝas» ktp. dum fakte tio — bedaŭrinde — ne okazas . . .

* * *

Eble nun mia raporto fariĝis tro longa. Kaj ĉu vi ne opinios, ke nia semajna gazeto ne estas tre valora? Mi ja ne penis por montri ĝiajn bonecojn. Eble mi estas la plej severa kritikanto anstataŭ esti ĝia defendanto. Jes, mi silentis pri la multaj laŭdaj leteroj, kiujn ni ricevis. Estas K-doj kiuj sopiras la tagon, kiam ili ricevos la gazeton. Kompreneble tio estas kuraĝiga, kaj ni ne parolus sincere, se ni dirus, ke tiaj aproboj lasas nin tute indiferentaj. Mi tamen povas tute sincere deklari, ke ni pli atentas lojalan, motivitan kritikon ol nuran laŭdon. Sed kompreneble la kritikantoj devas proponi rimedojn por forigi la mankojn. Mi esperas, ke inter la kongresantoj troviĝas kelkaj tiaj kritikantoj.

Se ni komparas la staton de «S-ulo» kun tiu de aliaj esperantaj gazetoj, ni ja povus esti kontentaj. Sed se oni konsideras, ke ne eĉ la duono el la SAT-anoj abonas, ni ankaŭ havas motivon por nekontentiĝi. Nia movado prosperos kaj plifirmiĝos proporcie kiel pligrandiĝos la nombro de la legantoj de «S-ulo». Ĝi estas la forto, la motoro de SAT. Kaj ĉiuj niaj zorgoj devas celi la bonan funkciadon de tiu motoro kaj ĝian plipotenciĝon. Ni ja varbis atentindan kvanton da novaj abonoj. Tamen, ni estas konvinkitaj, ke ni jam povus atingi la kvaran milon, se ĉiuj K-doj konscius kiom gravas por nia movado la disvastiĝo de nia semajna organo. Se «S-ulo» ne taŭgas, la Kongreso devas voĉdoni pri ŝanĝo de ties gvidanto kaj redaktoro; sed, se la ĝisnuna aranĝo de nia gazeto trovas vian aprobon, ni devas nepre trovi rimedojn por pligrandigi la nombron de abonantoj.

Mi parolu malkaŝe kaj sincere: ĉiujn miajn liberajn horojn mi dediĉas al nia komuna afero jam de preskaŭ 10 jaroj; sed kelkfoje mi sentas malkuraĝiĝon ĉe la konstato, ke nia movado ne kapablas ankoraŭ havi gazeton kun 10 000 abonantoj. Kaj tamen mi estas konvinkita, ke tio estas jam nun ebla. Sufiĉus por tio ke ĉiu esperantisto laboristo konsciu pri la graveco kaj la granda signifo de gazeto por iu ajn movado. Se «S-ulo» havus 10 000 abonantojn, ni povus duobligi ĝian amplekson kaj ĝin liveri por la sama prezo; aŭ ni povus malaltigi la prezon. Mi insiste petas al la Kongresanoj, ke ili esploru pri rimedoj kapablaj akceli la disvastiĝon de «S-ulo», kapablaj fari, ke ni ne tute senkuraĝiĝu . . .


¹) Krom de K-do Goldfeder el Barnaul-Siberio. Ni emas pensi, ke la juĝo de tiu K-do ne estis tre objektiva. Li ja skribis en momento, kiam li estis malbonhumora pro neapero de kelkaj liaj skribaĵoj. Al tiu unika kritiko pri la stilo de nia gazeto ni povas kontraŭmeti la opinion de s-ro M. C. Butler, eldiritan en cirkulero dissendita antaŭ kelkaj monatoj por kritiki la lingvaĵon de «Esperanto» de UEA.:

«Iam, la SAT-gazetoj eble estis riproĉeblaj de lingva vidpunkto; sed jam delonge ili konstante pliboniĝadas, kaj nuntempe ili estas inter la plej modelaj kaj fierindaj . . .»

— pàgina 12 —

AL ZAMENHOF¹)

Vi dormu trankvile, sincera amik’, En tombo post longa laboro: Neniam forgesos vin mondo, kaj vi Eterne vivados en koroj! Ripozu trankvile, ĉar kreskas afer’ De lingv’ esperanto en mondo: Diskreskas arme’, kvazaŭ el-sub la ter’ De novaj luktantoj — SAT-rondo!

Mondlingv’ esperanto dum longa la temp’ De burĝoj nur estis uzata. Sed venis per lingvo la nova printemp’: Ribelas popol’ subpremata, Kaj por la batal’ kontraŭ burĝa soci’ Nun uzas ĝin la Proletaro. Proletoj korektas faritajn de vi Dum via laboro erarojn.

Vi volis atingi feliĉon de l’ hom’ Per vojo de l’ paco kaj bono, Sed al la feliĉo ni venos nur per De l’ kantoj batalaj la sono. Kaj kun la standardoj de klasa batal’, Tenante pafilojn en manoj, Dejetos ni jugon de la Kapital’, Forpelos por ĉiam tiranojn!

Ho dormu trankvile, grandega aŭtor’, Neniam pereos l’ Afero; Kaj baldaŭ ekbrilos la ruĝa aŭror’, Leviĝos la sun’ super tero . . . Disfalos la limoj de ĉiu naci’, Krakante, rompiĝos la baroj . . . Kaj tiam en nova komuna soci’ Fratece kuniĝos Homaro.

S A T – a n o (5296).

¹) Por kantado estas uzebla la melodio de «Funebra Marŝo» (vidu «Prol. Kantaro», pĝ. 84).

★

ĈU ZAMENHOF EKZISTIS?

Ni ricevis jenan leteron:

«Estimata Redakcio,

Pardonu al mi, sed burĝa esperantisto instruis min pri esperanto, tial ke en nia urbeto ne ekzistas ankoraŭ laborista grupo. Tiu mia instruisto ofte rakontis pri iu malriĉa okulisto, nomita Zamenhof, kiu iiadire elpensis la universalan lingvon, nian ŝatatan esperanton. Verdire la fakto, ke okulisto elpensis lingvon, ĉiam ŝajnis al mi iom stranga. Sed tiutempe mi ne havis seriozan motivon por suspekti, ke nia burĝa instruisto rakontis nur fabelojn.

Nu, antaŭ nelonge SAT-ano prutedonis al mi malnovajn n-ojn de ‘S-ulo’, kaj tie mi legis, ke ‘lingvo universala estas produktaĵo de l’ kapitalismo’ kaj ke ĝi ‘sin turnas nun kontraŭ sia kreinto’.

Mi ne plu scias kion opinii pri la afero. Ĉu do Zamenhof simple estas mito? Ĉu la burĝa instruisto trompis nin? Mi emas pensi, ke jes kaj tre koleras kontraŭ li. Honton al la fabelrakontantoj!

Mi ne ĝuas animtrankvilecon, ĝis mi havos la certecon, ĉu jes aŭ ne Zamenhof ekzistis? Mi petegas vin skribi ion

[BILDO p.12 | 37,24,65,53] Skizdesegnaĵo: portreto de Zamenhof kun okulvitroj kaj barbo.

pri la afero en «S-ulo». Se tion vi faros, mi certe abonos vian gazeton.»

M a l k r e d e m u l o.

Ĉar nia korespondanto promesas aboni al «S-ulo», ni ne povas rifuzi helpi al la trankviligo de lia animo. Verdire la afero estas tre embarasa. Ni ne povas aserti, ĉu vere Zamenhof ekzistis, tial ke persone ni neniam lin vidis. Cetere, estas bone konata fakto, ke homoj kelkfoje havas viziojn. Sekve tiuj, kiuj asertas, ke ili vidis kaj parolis kun la aŭtoro de esperanto, estas eble nur viziuloj. Kredo estas iarilate necesa. Ĉu estas pli saĝe k r e d i, ke la kapitalismo produktis esperanton, aŭ ke Zamenhof elpensis ĝin? Pri tio ni ne volas decidi: ĉiu kredu laŭ sia kred- aŭ malkredkapablo. Ni nur estas certaj, ke la jenaj diroj estis publikigitaj kun la subskribo de Zamenhof kaj ke la ĉi apuda portreto iomete similas la bildon, kiun prezentas al si la homoj kredantaj, ke ili vidis la Majstron.


La «Fundamento de Esperanto»¹) devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta k o n t r o l i l o, kiu gardos lin de deflankiĝo de la vojo de unueco. L. L. Zamenhof.

¹) Mendebla ĉe nia Administrejo.

Letero de D-ro Zamenhof

Kara Sinjoro, — Al via demando mi povas respondi jenon: En la unuaj jaroj de esperanto troviĝis diversaj personoj, al kiuj tio aŭ alia en la lingvo ne plaĉis. Ĉiu el tiuj personoj postulis, ke mi nepre faru en esperanto tiajn aŭ aliajn ŝanĝojn. Sub la konstanta bombardado de tiuj personoj mi fine cedis, kaj en la jaro 1894 mi publikigis en la tiama gazeto E s p e r a n t i s t o projekton de diversaj reformoj en esperanto. (En tiu projekto mi forigis la supersignojn, la akuzativon, la deklinacion de la adjektivoj, la neromanajn vortojn ktp.

Sed baldaŭ montriĝis, ke tio, kio en la teorio ŝajnis bona, en la praktiko n e n i o n t a ŭ g i s, kaj ĉiuj reformistoj kaj malkontentuloj ekkriis, ke la proponitaj reformoj nur m a l b o n i g u s la lingvon (ĉar al ĉiu plaĉis nur tio, kion l i proponis). Tiam mi aranĝis voĉdonadon inter ĉiuj tiamaj esperantistoj; kaj ili decidis, ke oni faru en esperanto n e n i a j n reformojn. De tiu tempo ni jam ne parolas pri reformoj. Via L. Z a m e n h o f.

P. S. — Via granda batalado kontraŭ la diversaj projektoj de novaj lingvoj ŝajnas al mi tute superflua, ĉar laŭ mia opinio vi batalas kontraŭ fantomoj. Ili dissendas leterojn al diversaj personoj kiuj k o m p r e n a s l a p l e j g r a v a j n e ŭ r o p a j n l i n g v o j n kaj poste ili trumpetas al la mondo, ke tiuj personoj tuj komprenis iliajn leterojn pli ol leterojn en esperanto. Sed tio ĉi estas ja nur trompa iluzio, kiun multaj personoj bedaŭrinde ne rimarkas, sed kiu tuj aperos, kiam oni volos l e r n i ilian «lingvon». P o l i g l o t a j personoj facile komprenos ilin ankaŭ se ili skribos a n g l e, f r a n c e, aŭ l a t i n e; sed ĉu kolekto da vortoj kompreneblaj por poliglotuloj estas l i n g v o kaj povus servi al la t u t a m o n d o ? — Pri unu nutraĵo oni diras, ke inter siaj aliaj bonaj ecoj ĝi estas ankaŭ facile digestebla. Tiam aperis persono, kiu ekkaptis la vorton «digestebla» kaj diris: «Mi tuj donos al vi nutraĵon pli bonan.» Li prenis simplan akvon, enmetis en ĝin iom da suko, donis ĝin al diversaj s a t a j personoj kaj demandis ilin: «Ĉu mia nutraĵo ne estas multe pli digestebla ol tiu?» Kaj kiam li ricevis la respondon «jes», tiam li trumpetis al la mondo, ke lia nutraĵo estas la plej bona. Sed baldaŭ venis infano m a l s a t a kaj provis tiun nutraĵon, kaj tiam ĝi kun kolero ekkriis: «Jes, via nutraĵo estas digestebla, sed ĝi ja tute ne estas n u t r a ĵ o !» Nur tiam la homoj rimarkis, ke por ke ia miksaĵo estu nutraĵo, ne sufiĉas ke ĝi estu nur digestebla por satuloj, — ĝi devas antaŭ ĉio esti n u t r a.

L. Z a m e n h o f.

— pàgina 13 —

INTER NI

Antaŭ nelonge K-doj el Sovetio sendis al mi leteron kun peto ĝin transsendi al H. Barbüs (france: Barbusse). En tiu letero mi legis, ke la fama aŭtoro «unuigis la laboristajn esperantistojn el la tuta mondo». Tiu informo cetere aperis en ruslingva gazeto, kies eltranĉaĵo akompanis la leteron.

Tiel estas skribita la Historio! . . .

La afero eble okazis iun nokton, kiam mi dormegis; aŭ iun tagon, dum kiu mi ne aĉetis la gazeton, en kiu aperis la informo. Pro tio kredeble mi ne estis informita pri la okazintaĵo! . . .

Mi nur scias, ke Barbüs provis unuigi mondskale la revoluciemajn verkistojn — kaj plene fiaskis! . . . Estis ja antaŭ kelkaj jaroj sufiĉe ofte kaj detale raportite, eĉ en esperantaj gazetoj, pri la movado «Klareco». Vane hodiaŭ oni serĉus vivsignon de tiu entrepreno . . .

Barbüs eldiris tre flamajn kaj laŭdajn parolojn pri esperanto. Sed bedaŭrinde li ne lernis ĝin kaj neniam verkis eĉ malgrandan artikolon en la internacia lingvo. Nuntempe li estas direktoro de nove aperanta gazeto: Mondo. Kelkajn n-ojn mi havis en manoj. Sed vane mi serĉis plej malgrandan noton pri la esperanta movado.

Ĉe tia konstato mi emas pensi, ke nia famulo iel similas la pastrojn, kiuj predikas amon, modestecon kaj ĉiujn aliajn virtojn, sed kondutas mem malame, fierege, malfrate kaj ĉiurilate — fie . . . Ĉu do la laŭdado de esperanto estis por li nur rimedo por akiri pli da famo, pli da populareco? Estas ĉagrene tion pensi. Sed homo, kiu patose parolas, ke la unua devo de ĉiu internaciisto estas lerni la internacian lingvon, kaj mem ne plenumas tiun devon, ne povas esti konsiderata kiel seriozulo kaj fidindulo.

La anoj de la multaj esperantistaj grupoj, kiuj elektis Barbüs-on sia honora prezidanto, preĝu al la animo de Zamenhof, por ke li ne estu tro rigora kaj akceptu la pekulon en la Paradizon de Esperantio post lia morto . . .

H. Barbüs estis ankaŭ la honora prezidanto de la I-a SAT-kongreso. Tiutempe oni povis esperi, ke li lernos la lingvon. Tion li ne faris, kaj hodiaŭ oni rajtas pensi, ke la laboristaj esperantistoj honoris la famulon, sed ne la famulo ilian movadon. E. L.

SAT-varbantoj, atentu! Ĉu vi estas pretaj disvastigi tiun ĉi numeron inter la ne-abonantoj por celo de vendo kaj varbado? — Se jes, do mendu tuj la bezonatan kvanton da ekzempleroj ĉe la Administrejo, R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig. Escepte ni vendas ĉi n-on por 0.20 mk. g.

Du neordinaraj tagoj el studenta vivo

Unua tago: Sabato

Mi vekiĝas je la 8-a. Du miaj K-doj samĉambranoj (ankaŭ studentoj) ankoraŭ dormas. Restante en la lito, mi legas freŝan n-on de la loka tagĵurnalo, ĵus alportitan, kaj kun ĝojo trovas en ĝi presitan tradukon de la salutletero al Ruĝarmeo, senditan esperantlingve al nia SAT-grupo el Aŭstrio. Dume miaj K-doj vekiĝis, kaj ni kune ellitiĝas, ordigas la ĉambron, lavas nin kaj je la 9-a rapide disiras al la lekcioj. Dumvoje mi trinkas lakton en ĉina butiko kaj babilas kun la butikisto ĉinlingve.

[BILDO p.13 | 36,28,48,38] Portreto de juna viro kun densa hararo, en bluzo kun alta kolumo.

Ĉe la universitato ni studas multajn lernobjektojn: anglan kaj ĉinan (parolan kaj skriban) lingvojn, historion de la klasbatalo, politikan ekonomian, militarton ktp. Sed la plej intereso okazas en jenaj lecionoj:

Geografio de Orienta Azio: Hodiaŭ la instruisto petas nin, prezenti al ni, kvazaŭ ni estus «Ŝtata plankomitato de la estonta Ĉinio», kaj petas nin pridiskuti projektojn de la fervojoj tra tuta Ĉinio, prezentitajn de li, je la vidpunkto geografia kaj ekonomia. Estiĝas varmega, interesa diskuto! Tio estas efektive bonega instru-metodo! . . .

Politika ekonomio: Ni memstare studas (kun granda intereso) kaj prilaboras la «Kapitalo»-n kaj aliajn librojn. La profesoro nur resumas niajn sciojn per mallongaj interesegaj lekcioj.

Fine okazas tre interesa leciono de tre gaja kaj juna ĉina instruisto, per natur-parola metodo instruanta al ni ĉinan parolon. Li rakontas al ni historiojn, demandas nin pri nia vivo, kaj ni ĉiuj kune ridegas kaj gajas! . . .

Tiel ni, orientanoj, lernas! . . . Post la lecionoj, je la 3-a horo, mi tagmanĝas en privata hejm-manĝejo, kaj poste mi venas hejmen, okupiĝas pri ĉinaj hieroglifoj kaj gramatiko, skribas tezojn por mia morgaŭa raporto ĉe la SAT-grupo, kaj fine je la 6-a mi iras en klubon por aŭskulti raporton organizitan de «Societo de dialektika materialismo» (kies membro mi estas). La raportanto-profesoro komparas la ĉefajn ekonomiajn kategoriojn de kapitalismo kaj de Sovetia mastrumo («necesa» kaj «superflua» produkto kaj valoro). La raporto estas bonega, profunde klarigas al ni la socialisman esencon de Sovetia Ŝtat-industrio, elvokas viglegan diskuton, kiun grave partoprenas la gestudentoj. La diskuto ne finiĝas dum ĉi tiu vespero kaj estas prokrastata.

Je la 9-a mi denove marŝas al la Universitatejo. Tie, en apartaj ĉambroj (kie ordinare funkcias la studenta «tetrinkejo» kaj «ruĝa anguleto»), okazas vesperfesto de nia I-a kurso de Orienta Fakultato (kun celo: amikigi ĉiujn gestudentojn inter si). Tiu vespero estas vere neforgesebla! Ni estas ĉ. 50 Gekamaradoj: ĉiuj samkursanoj plus du plej ŝatataj profesoroj. Komence (sen ajnaj antaŭaj preparoj) K-doj laŭvice elpaŝas kun deklamado (mi deklamas esperante), anekdotoj, pian- kaj violonludo, dancoj. Knabinoj elpaŝas kun dancoj kaj kantado! Poste sekvas intermiksite tetrinkado, viglaj ludoj, dancoj kaj ĥorkantado. La profesoroj ĉie partoprenas, ili estas ravitaj. Aliaj legas gazetojn, revuojn, ludas ŝakon, «Viktorinon» (demandludon faman en Sovetio) ktp. Neniu rimarkas, kiel flugas la tempo! Nur je la 4-a horo nokte oni rememoras, ke necesas dormi, kaj disiras hejmen.

La printempa stelplena ĉielo gaje brilas al ni. — Tiel amuziĝas kelkiam la gestudentoj! . . .

Dua tago: dimanĉo

En tiu ĉi tago mi vekiĝas kaj ellitiĝas, kiam miaj du K-doj jam maldormas. Mi ordigas la liton, lavas min, rakontante al la K-doj pri la hieraŭa vespero. Poste mi boligas teon sur la «Primus»-o kaj trinkas ĝin, legante freŝan n-on de la loka tagĵurnalo. Je la 10-a mi rapidas al la Universitatejo al okupo de nia fakultata ĉelo de «Societo por defendo de Sovetio» (kies membro mi ankaŭ estas). Apud la Universitatejo, grupiĝinte taĉmente, ni organizite marŝas al la ejo de Telefona Roto. Tie oni legas al ni mallongan lekcion pri «militelefonio», kaj poste, dividiĝinte je grupoj, sub gvido de ruĝarmeanoj, ni rapide konstruas mem ĉiudirekte kelkajn milit-telefon-liniojn, tra stratoj, kortoj, kaj konstruoj. Estas tre vigle kaj interese!

Post tiu okupo, mi trame venas je la 12-a al klubo, ĉe kiu ni havas nian esp. lab. grupon. Tie ĵus estas finata la leciono ĉe esp. kurso. Iom post iom venas ge-SAT-anoj. Subite eniras, okaze alveturinta el provinco (urbo Nikolsk-Ussurijsk), nia SAT-K-do Steĉjo T. (gvidanto de tiea SAT-movado). Ni ĝoje salutas lin! Fine, mi komencas raporton al kursanoj kaj al SAT-grupo pri «Skemo de la lingva evoluo» (laŭ artikolo de K-do Spiridoviĉ en «S. R.»). Tiu temo tre interesas kaj logas min. Mi arde, solide raportas, kaj estas kun granda intereso aŭskultata. Sekvas multaj demandoj.

Post la raporto, pro alveno de Steĉjo, ni okazigas kunsidon de nia distrikta SEU-komitato (mi ankaŭ estas ties membro). Steĉjo detale

— pàgina 14 —

raportas pri la esp. agado en Nikolsk. Ĝi estas vere brila. Junaj Gek-doj tie laboras vigle kaj entuziasme. Doninte al Steĉjo kelkajn konsilojn kaj solvinte kelkajn praktikajn problemojn, ni finas.

Rapide tagmanĝinte en la sama manĝejo, mi rapidas al kino, kie estas montrata fama filmo «Oktobro». Ankoraŭ hieraŭ la gestudentaro en nia grupo decidis viziti kino-teatron kune, kaj sendis unu K-dinon por aĉeti biletojn. Do, hodiaŭ ni marŝas. La filmo estas montrata en la plej bona kinoteatro, kun akompano de bonega muzik-orkestro. Ni alvenas kaj sidiĝas grupe, babilante brue.

Komenciĝas! . . . Ekvivas la ekrano. Estas vere eksterordinara vidaĵo. Petrogrado de famaj oktobraj tagoj de 1917, Kerenski kaj Lenin, la Provizora Registaro kaj la Kongreso de Sovetoj, burĝoj kaj laboristoj, maristoj kaj soldatoj tiutempaj ekstaras kiel vivaj sur la ekrano . . . Pleje impresas la momentoj de faligo de monumento de Aleksandro III-a en Moskvo, renkonto de Lenin ĉe Finnlanda stacidomo, la sangaj juliaj tagoj, la kunsido de Bolŝevika C. K. decidanta la ribelon, kaj fine la konkluda momento de Oktobra ribelo, kaj atako al Vintra Palaco . . . Bonege estas ankaŭ montrita la «fratiĝado» de rusaj kaj germanaj soldatoj sur la fronto.

Ofte, precipe kiam sur la ekrano aperas Lenin, la publiko brue aplaŭdegas. Precipe ardas ni gestudentoj. Finale, apoteoze estas montrata la parolado de Lenin ĉe la Kongreso de Sovetoj, akceptinta potencon, akompanata de aklamoj kaj muziko de Internacio. Ni vigle, amase eliras la kinon, interŝanĝante impresojn. Tiu ĉi filmo estas grandioza kaj neforgesebla. Mi vidis ĝin dufoje kaj pretas ankoraŭ vidi ĝin . . .

Dumvoje al hejmo mi renkontas K-dinon Z. Z. kaj ŝian edzon (ili estas miaj geamikoj, ambaŭ studentoj kaj SAT-anoj). Ili invitas min vespermanĝi. Mi volonte konsentas (ĉar mi havas en la poŝo interesegan libron); ni marŝas kune, kaj mi rakontas al ili pri la filmo «Oktobro». Fine ni atingas ilian liliputan ĉambreton; Z. Z. komencas «mastrumi» (kuiri kaĉon, teon ktp.), kaj mi komencas al ili legi.

La de mi legata libro (M. Breme: «Mortigita de l’ vivo!») estas taglibro de juna germana knabino, pri kvazaŭa prostituado elturmentita ĝis la morto de polico kaj de burĝa medio. Vere terura historio! . . . Ni rapide vespermanĝas, kaj denove, kun ekscito, indigno kaj timo (pro sorto de heroino) laŭvice mi kaj Z. Z., tre impresitaj, legas la libron. Nur je la 2-a horo de l’ nokto ni ĉesas pro dorm-deziro (ŝia edzo jam dormas). Mi lasas al ili la libron kaj tra la silenta, freŝaera nokto formarŝas hejmen.

Tie miaj K-doj jam dormas. Mi ankoraŭ dum kelkaj minutoj skribas freŝajn impresojn en mian karan taglibron, kaj fine mi enlitiĝas je la tria kaj ekdormas . . . K. Fade.

P. S. Karaj legantoj, ne opiniu, ke nia tuta vivo estas tiom riĉenhava kaj interesa. Ne, mia artikolo estas nur la esenco el multaj, multaj grizaj tagoj . . .

8-a Kongreso de SAT en Göteborg (Svedio)

(14—19. aŭgusto 1928)

Ĉion, kio rilatas al la kongreso adresu al: Einar Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.

13-a komuniko

Fakkongreso de jurnalistoj-lab-korespondantoj okazos se estas sufiĉe granda intereso por la afero. K-do B. Breslau, Moskvo, proponis, ke ni diskutu la demandojn: 1. Pri metodoj, rezultoj k perspektivoj de esp.-propagando per nacia gazetaro laborista. 2. Pri enkonduko k uzo de esp-o en internacia jurnalistiko, en redakcioj de mondgazetoj, en telegrafagentejoj, en informoj de internaciaj laboristorganizoj ktp. Se vi havas proponojn, skribu al K-do Einar Adamson, Box 73, Göteborg.

Fakkunsido de liberpensuloj. Ĉar multaj K-doj volas partopreni liberpensulan fakkunsidon, ni aranĝos tian. Bonvolu interrilati kun K-do Einar Adamson.

Pri tendoj. Kelkaj aliĝintoj demandis pri ebleco loki tendon en Göteborg. Jes, ĉiuj K-doj kiuj tion deziras, povas kunpreni tendon, ĉar ni havas tendlokon en la proksimo de la kongresejo.

Pri la ekspozicio. Kiel ni jam menciis, okazos tutsemajna esp.-ekspozicio dum la kongreso. Por interesi svedan gazetaron al esp-o, ni starigis gazetan fakon. Ni petas K-dojn diverslandajn plej baldaŭ sendi por tia fako div. nacilingvajn gazetojn, precipe laboristajn. Kompreneble ni bezonas almenaŭ ĉiujn gazetojn, kiuj favoras esp-on.

La 10-a listo de aliĝintoj

331 Bertil Kjellberg, Örebro, Svedio 8059 332 Gustaf Telander, Bjuv, Svedio 10 572 333 Erland Seltborg, Bjuv, Svedio 334 Adolf Magnusson, Bjuv, Svedio 335 Erland Johansson, Bjuv, Svedio 336 Fritz Skoog, Göteborg, Svedio 337 Nils Abrahamsson, Goteb., Sved. 12 440 338 Franz Zehrer, Chemnitz, Germ. 6739 339 Klara Lehmann, Leipzig, Germ. 913 340 Walter Vogel, Leipzig, Germanio 174 341 Grace M. Huggins, Peterborough, Anglio 8215 342 Gunnar Pettersson, Strömnäs, Bruk, Svedio 343 Olga Pettersson, Ström. Bruk, Sv. 344 Alfr. Spitzer, Neugersdorf, Germ. 162 345 Theodor Wöhrle, Siegmar, Germ. 12 924 346 Fritz Reuther, Siegmar, Germ. 1667 347 O. Kretzschmar, Meissen, Germ. 8204 348 Rogelio Luque, Cordoba, Hispan. 349 Ir. M. F. Onnen, Gravenhage, Hol. 350 John Rask, Borås, Svedio 351 B. Breslau, Moskvo, Sovetio 352 H. Ponĉik, Dnepropetrovsk, Sov. 353 Erik Ahl, Atvidaberg, Svedio 354 Nedjam Mohamed, Alger, Nord-Afriko 355 Alekseo Alalikin, Vjatka, Sovetio 3982 356 Nikolao Necenkov, Samara, Sov. 12 116 357 Otto Bruder, Halle, Germanio 6150 358 Ake Olsson, Bromölla, Svedio 359 Anna Gyllsdorf, Linköping, Sved. 360 Axel Nilsson, Göteborg, Svedio 361 Willi Steinkühler, Berlin, Germ. 3217 362 Franz Ohnivas, Meissen, Germ. 5496 363 Max Benedix, Neukirchen, Germ. 3338 364 W. Buschmann, Neukirchen, Germ. 11 910 365 Hermann Rein, Fürth, Germanio 10 072 366 V. P. Piskunov, N-Novgorod, Sov. 5432 367 L. D. Belajev, N-Novgorod, Sov. 368 M. Linder, Kirchseeon, Germanio 369 Ludvig Kiel, Kirchseeon, Germ. 370 Ilija [?] F. Puhalo, Zagreb, Jugosl. 371 Reul, Würselen, Germanio 7233 372 Kuriĉ, Moskvo, Sovetio 373 Reinhardt, Ellefeld, Germanio 374 Vincent, Paris, Francio 7359 375 Schneider, Frankfurt a. M., Germ. 3162 376 Hjalmar Lindberg, Billesholms Gruva, Svedio 377 K-dino Burmistrova, Sovetio 6765 378 Bespalĉenko, Stavropol, Sovetio 12 529 379 Per Filimonov, Pskov, Sovetio 380 Viktoro Ĉehoviĉ, Kiev, Sovetio 5627 381 Vovoĵilov, Moskvo, Sovetio 382 Brukson, Leningrad, Sovetio 1896 383 Artur Emanielsson, Borås, Svedio 384 Allan Andreasson, Borås, Svedio 385 Harald Nyberg, Göteborg, Svedio 386 J. A. Hansson, Munkedal, Svedio 387 Edward Miller, Glasgov, Anglio 388 Jarlo Hošek, Zlim, Ĉehoslovakio 389 K-dino Volkert, Nürnberg, Germ. 390 Albin Johansson, Höganäs, Sved. 391 Alma Brandt, Hudiksvall, Svedio 392 Kurt Herold, Leipzig, Germanio 12 108 393 Reinhold Larsson, Amål, Svedio 394 Fritz Nilsson, Amål, Svedio 395 Carl Pahlke, Berlin, Germanio 396 Otto Keilwagen, Berlin, Germ. 8700 397 Heinrich Klussmann, Dortmund, Germanio 10 064 398 Rudolf Patzelt, Warnsdorf, Ĉehoslovakio 12 767 399 Einar Norman, Malmö, Svedio

El la Redaktejo

Jen vi tenas en manoj la 16-paĝan jubilean numeron! Laŭ mia, eble ankaŭ laŭ via opinio ĝi bone elmontras la dinamikan forton, kiu estas vivanta en nia organizo. Ni povas liveri al niaj legantoj la ĉi tie prezentitan materialon, nur originalan kaj nur traktantan nian movadon, dank’ al la fervora, volonteca kunlaborado de niaj K-doj. Ili sendis al ni kun bonvolemo siajn verketojn dediĉitajn al tiu ĉi speciala numero. Ili esprimis ĝojon, konfidon, esperojn. El iliaj linioj lumas la certeco pri venko. Ni dankas ĉi loke al niaj bravaj kunlaborintoj, kiuj per sia parto kunhelpis krei ĉi tiun kolektivlaboron. Ni esperas, ke tiu ĉi ampleksa kaj riĉe ilustrita kajero inspiros al niaj K-doj novan entuziasmon, novan kuraĝon, varbi kaj varbadi por plialtigi la nombron de abonantoj. Ju pli da abonantoj, despli multpaĝa, despli belaspekta via gazeto!

La venonta n-o aperos regule kun 8 paĝoj plus «La Lernanto». Ĝi enhavos la lastajn antaŭkongresajn sciigojn. Dum la posta semajno (Kongresa semajno), kiel kutime, ne aperos la gazeto. La unua postkongresa n-o, kiu portos la daton de 23. aŭgusto, ampleksos 12 paĝojn. N. B.

— pàgina 15 —

Sekvantaj organizoj elektis oficialajn delegitojn al nia 8-a:

Tutsveda Kleriga Asocio de Laboristoj: Parlamentano Ernst Eriksson, Stockholm kaj instruisto Ernst Jungen, Göteborg;

Sindikato n-o 31 de Metallaborista Asocio, Hälsingborg: Verner Svensson;

Sindikato n-o 33 de Sveda Tekslaborista Asocio, Göteborg: Carolina Norling;

Socialdemokrata Junulara Klubo de Bjuv: Gustaf Telander.

PRIKONGRESAJ PROPONOJ

Propono 13

La Jarlibro de SAT enhavu nur adresojn de SAT-perantoj k esp. lab. grupoj. Se en iu urbo aŭ vilaĝo ekzistas nur sola SAT-ano, tiam menciu lian adreson. En SAT-grupoj oni elektu SAT-peranton kaj vic-peranton.

Propono 14

Adresojn de apartaj SAT-anoj presu nur por aparta pago en aparta fako.

Propono 15

En kontrol-komitaton elektu 3 personojn. (603)

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

BULGARIO. Sofia. La Lab. Esp. Grupo sciigas, ke ĉion rilatan al ĝi k al ĝia helpagado okaze de tertremo en Suda Bulgario (sumojn, leterojn ktp.) oni sendu nur laŭ jena nova adr.: Bulgario, Sofia, placo «Pozitano» N. 1, Rabotn. Partija, por Esp. grupo. La grupo ĝis nun kolektis ĉ. 8000 levojn bulg. Pro tiuj kolektitaj monsumoj la grupo sukcesis interesi multe da laboristoj por esp-o. En Plovdiv jam fondiĝis nova lab. esp. grupo. En Sofia estas aranĝata nova kurso. La LEA-grupo pritraktas la demandon pri eldono de organo en bulg. k esp-o. (10 286.) — GERMANIO. Ammendorf. Okaze de la regna laborista sportsemajno de 18.—24. 6. ni propagandis por esp-o. Ni partoprenis la prop. manifestacion de ĉiuj sportunuiĝoj kunportante esp. afiŝon. Dimanĉe ni portis afiŝegon kun surskribo: «Proletarioj — ĉiulandaj — unuiĝu per esperanto». — HUNGARIO. La lab. esp. movado havas nuntempe grandajn venkojn, ne nur koncerne al prospero de la kursoj aranĝitaj, sed rilate la ĝeneralan lab. movadon. 1. Ni aranĝis ŝipekskurson al Visegrad, en kiu partoprenis 700 Gek-doj (10. 6.). Ni elspezis por propagando tiutage 120 pengojn. Bona rezulto. La lab. sportfeston kun manifestacio (3. 6.) 30 K-doj esp-istaj partoprenis kun insignoj. 1. 7. ĉe partia popolfesto la esp-istoj faris efikan propagandon. La sola lab. organo ĉiutaga Nepszava konsentis aperigon de esp. art. dum ĉiu semajno foje. Eĉ ĝi aperigis longan artik. pri SAT k ĝiaj servoj. Ankaŭ Partszervezet, monata soc. dem. organo (eldonkvanto 25 000 ekz.) aperigas ĉiunumere priesp. art. (343.) — JAPANIO. Depost marto aperas ĉiusemajna jurnalo «Inprokor» sub la gvido de avangardaj laboristoj. «Intern. Proleta Korespondo» entenas kelkajn paĝojn esp. lingvajn pri la revoluc. prolet. k kamparana movado en Jap., Koreo k Formozo. Dum marto k aprilo ĉiuj redakcianoj kun K-do Otaguro kiel redaktoro estis arestataj pro «japana kompartia afero», sed iuj poste estas liberigitaj. Sed la atako de la polico kontraŭ la gazeto intensiĝas pli k pli. Ĉiuj ĝis nun eldonitaj n-oj estis malpermesataj. «Inprokor» celas revol. solidarecon de l’ intern. Proletaro, kun devizoj: Por defendo de Sovetio, kontraŭ imperialisma milito, forigu la reakcian edukadon, ĉiun potencon al soveto! — En junio fondiĝis sub gvido de «Inprokor» Japana Prolet-Esperantista Unuiĝo (JPEU), kies CK troviĝas ĉe la redaktejo. JPEU baldaŭ eldonas sian organon «Kulturo k Emancipo». — LATVIO. Ĝis antaŭ nelonge ĉi tie ne ekzistis lab. esp. movado. Kvankam la neŭtrala societo en Riga kalkulas jam 15 jarojn de ekzistado, ĝia laboro apenaŭ antaŭenpuŝis la movadon. Nur kiam aperis la unuaj signoj pri naskiĝonta lab. esp. movado, la neŭtralula agado iom vigliĝis k oni eĉ aranĝis tutlatvian kongreson kun ĉeesto de estonaj k litovaj esp-istoj. Dume en jan. 1927 naskiĝis Lab. Esp. Societo, kiu malgraŭ sia mallonga ekzisto faris gravan propagandan laboron, ricevis multajn informpetojn el la provinco, interesis en Riga la laboristojn en fabrikoj k metiejoj. Ĝi organizis konstantajn raportadojn ĉe partioj, profunioj k aliaj lab. organizoj. Multe ankaŭ helpis Esp. Gazetservo per artikoloj lokitaj en lab. gazetoj, k flugfolioj. Organiziĝis kursoj ĉe partiaj regionoj, en popolaltlernejo k ĉe la societo mem. Filioj jam fondiĝis en Liepaja, Daŭgavpils k Tukum. Ĉe la prezid. en Tulum okazis antaŭ kelkaj semajnoj domtraserĉo; oni konfiskis div. dokumentojn k arestis la K-don. Li ankoraŭ troviĝas en malliberejo. 30. sept. okazos en Riga la unua tutlatvia lab. esp. kongreso. Tagordo: a) Latvia Lab. Esp. Soc. k aliaj lab. organizoj, b) Esp. movado en Latvio entute, c) Latvia Lab. Esp. Soc. k neŭtralaj esp. organizoj, d) Statutŝanĝo rilate elekton de C. K. k la elektoj mem, e) Diversaĵoj. (Antikristo.) — SOVETIO. Krivoj-Rog. 24. 6. okazis unua distr. esp. konferenco, dum kiu estis elektata distrikta SEU-Kto. Ankaŭ la konfer. decidis sendi 3 delegitojn al 8-a Kongr. de SAT. Adr. de l’ Kto.: Krivoj-Rog, poŝtkesto 747. (5875.)

[BILDO p.15 | 35,55,63,61] Desegnaĵo: malfermita libro, plumo kaj inkujo en kadro.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Rus-Esperanta Vortaro de E. Spiridoviĉ. Eld. CK. SEU, Moskvo 1928. — Adr.: Poŝtkesto 630, Moskvo. — Eldonkvanto 10 000 ekzempl. 176 pĝ. Formato: 11×15 cm. Prezo: 70 kopekoj.

Tiu ĉi vortaro ŝajnas esti sufiĉe kompleta kaj certe kontentigos niajn ruslingvajn uzantojn. Ni rimarkas, ke aldonitaj estas listo de geografiaj nomoj, listo de historiaj propraj nomoj, tempdifinoj, mezuroj k institucioj (sovetlandaj). Ankaŭ por SAT k la SAT-gazetoj estas reklamite. Ni bedaŭras nur, ke dubaj esprimoj kiel «fugi, ekskuzi» (pri kies neceso ni ne estas konvinkitaj aŭ kiuj almenaŭ ne estas jam oficiale aprobitaj) estas enpresitaj sen rimarko (steleto aŭ ia signo) pri ilia valoro. N. B.

German-Esperanta Vortaro de D-ro Emil Pfeffer. Dua eldono, 6-a—10-a milo. Eld. Tagblatt-Bibliothek, Wien I, Wollzeile 20. — 184 pĝ. Formato: 11½×19 cm. Prezo: 1 gmk.

Tiu ĉi dua eldono estas simpla represo de la unua (kiu jam estas recenzita de ni). Ni limigas nin, rimarkigi, ke la profito je tiu vortaro kuŝas en ĝia multvorteco (20 000 germanaj esprimoj kun 30 000 esp. tradukoj). Sed ni devas fari la saman rimarkon kiel por la supra vortaro: ne estas signitaj iel la dubaj vortoj (eksperimentataj, sed ne-oficialigitaj). N. B.

Kie estas la mortintoj? La Respondo de la Biblio, de J. F. Rutherford. Eldonis: Internacia Asocio de Biblio-Studantoj, Garda Turo, Biblio- kaj Traktat-Societo, Esp. Fako: Baden. Svisio. — 64 pĝ. Formato: 11×18 cm. Prezo: nemontrita.

Titolo k subtitolo diras al ni, kion celas klarigi al ni la konata reprezentanto de religia sekto per tiu ĉi broŝuro, sin apogante sur eldiraĵoj de la kristana biblio. N. B.

Erckmann-Chatrian, L’Histoire de Michel au temps de la Révolution, IV. Eldonis: L’Ecole Emancipée, Saumur (Francio).

Franclingva rakonto (aperigita revuforme) de konata aŭtoro por la Junularo.

Novam. Monata revuo en Linguo internasiona. Eldonanto: G. Touflet, 12, rue Fontaine, Paris (9-e).

Se troviĝas inter niaj legantoj personoj, kiuj volas denove eltrovi Amerikon, ili interrilatiĝu kun tiu nova gazeto, kiu propagandas novan projekton de lingvo.

NIA POŜTO

Ĉina Novaĵo-Servo. — Viaj informoj jam delonge aperis en la ĉiutagaj jurnaloj; sekve ili ne taŭgas por nia semajna gazeto.

8745. — La art. pri Ŝevĉenko troviĝas en la presejo, sed ne povis, pro manko de loko, jam aperi. La nova art. aperos venontnumere, sed la bildoj ne estas sufiĉe klaraj por fari kliŝojn. Red.

Kr. K. (Cmielow). — Tempo absolute mankas al ni por respondi vian unuan demandon. En la kolekto de «S-ulo» vi povas trovi la de vi deziratan informon. — La vorto «spes» estas latina vorto: spes, -ei k signifas: espero. Sed eble vi aludas pri mallongigo uzata en Sovetio por nomi la specialistojn. — La vorto frato rilatas nur al viro, k necesas la almeto de la prefikso ge por ke «fratoj» povu rilati al ambaŭ seksoj. E. L.

9134. — Ni uzos en okazo de bezono, sed ni preferus ricevi originalojn.

5296. — Ni bedaŭrinde ne povas enmeti vian sendube pravan plendon kontraŭ frat-organizo, sed sendos vian leteron al ĝi.

10 494. — Ni ŝatas konsilojn, opiniojn k proponojn de legantoj, sed por ke oni vin bone komprenu, necesas, ke vi funde ellernu la lingvon.

12 510. — Jes, ni certe uzos la poemojn en iu kajero de «S. R.». Viaj artikoloj ĉiam estos bonakceptataj.

10 586. — Ni uzos en okazo de bezono. Monon sendu estonte al Leipzig.

2144. — Ni ne konas la adr. de la hisp. K-do, sekve ne povas transsendi vian manuskripton.

10 032. — Via manuskripto estas bonakceptita. Sed vi devas atendi ĝian vicon en la serio de «Tagoj».

Krolikowski. — Principe ni ne sciigas adresojn. Por tiaj aferoj servas nia jarlibro, sed vi ja ne estas membro. Adm.

[REKLAMO p.15] Proverbaro Esperanta laŭ la verko «Frazeologio rusa-pola-franca-germana» de M. F. Zamenhof, aranĝis L. L. Zamenhof. Unu volumo in-8, 82-paĝa. Prezo: 1,50 mk. g. Adm. de SAT.

— pàgina 16 —

MEMORNOTO

Represis el «La Lernanto»:

Sunday Worker (Dimanĉa Laboristo), London, 17. 6., Trafa respondo (majo).

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Daily Herald, London, 6. 7.; Bulteno de I. T. F., Amsterd., jul./aŭg.; Der Deutsche Eisenbahner, Berlin., 8. 7. (kurso); Semajna rap. de VOKS, n-oj 26/27 (pri esp. k resumo en esp.); Le Sincériste, Waltwilder, julio (en esp.).

Pri SAT-kongreso raportis:

Sächs. Arb.-Zeitung, Leipzig, 4. 7.

Sveda Laborista Esperantisto (Svenska Arbetar Esperantisten) eldonis grandformatan ekstran numeron sub titolo Mond-esperanto-kongreso en Göteborg. Prezo: 25 öre. 4 paĝoj kun multaj ilustraĵoj k artikoloj en sveda k esp. lingvoj. Adr.: Box 73, Göteborg, Svedio.

Korektoj. — En n-o 199 korektu pĝ. 345, 1-a kol., linio 36 de supre: roto (anst. kompanio); pĝ. 346, 1-a kol., linio 14 de supre: kunvenintaro (anst. kunveno); sama pĝ., 2-a kol., linio 42 de supre: per li (anst. por li).

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

AŬSTRIO

— Ni kolektive interŝ. PM kun komencantoj el la tuta mondo, escepte centr-eŭropaj ŝtatoj. Adr.: ALLE-grupo, Blumau ap. Felixdorf.

K-do Adolf Neuwirth, Auf der Mate, 2, Bregenz-Vorkloster, dez. koresp. kun gek-doj, partoprenontaj la 8-an SAT-kongreson. Mi preterveturos: Lindau, Berlin, Sassnitz, Trelleborg. Konatiĝo dum la vojaĝo dezirata.

BULGARIO

Bakalov Bojidar, str. VI, Nr. 2, Plovdiv, dez. koresp. kĉl., PK, PI. (Mi estas 19 j. laboristo).

FRANCIO

K-do Broutchoux, 96, avenue de Versailles, Paris — 16, dez. koresp. kun K-doj de meblarmetio, pri sindikata, laboristsporta k teknika aferoj kĉl., precipe kun Germanio k Sovetio.

GERMANIO

— Perfektiĝantoj de kurso dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Adr.: August Heil, Seilerstr. 2-a, Ludwigshafen a. Rh.

Stratŝanĝo: H. Schuberth, Emmericher Str. 210, Duisburg-M. (antaŭe Wasgaustr. 40), dez. koresp. pri ĉ. temoj.

Adresŝanĝo: Gek-doj Elze, Merkurstr. 3/2, I, an der Mötzlicherstr. Halle-Trotha. (Bonvolu noti tion en Jarlibro).

K-do Otto Lingner, Freiroda Nr. 2, b. Schkeuditz, dez. koresp. kun gejunkomunistoj, precipe el Sovetio, ĉar en aŭgusto mi venos al Sovetio. Resp. garantiata.

K-do F. Hölzgen, Grüner Hof, 6, Köln-Merheim, interŝ. PK, PI, PM, kĉl.

K-do Wolf Koglin, Papenhuderstr. 45/47, Hamburg 24 (27 j., oficisto), deziras viglan koresp-adon kĉl. L, PI. Interŝ. de fotoj dezirata.

K-do W. Nittka, Unnaer Str. 19, Dortmund, dez. koresp. kun drattiristoj el ĉl., pri ĉ. temoj.

— Socialista junular-grupo, dez. koresp. kun tutmonda junularo proleta, pri ĉ. temoj L, PI. Certe resp. Adr.: K-do Karl Klenner, Altsorgauer Str. 19, Nieder-Salzbrunn i. Schles.

K-do Wilhelm Neumann, Angelweg, 5, Nieder-Salzbrunn i. Schles., dez. interŝ. muziknotojn (proletaj k popolkantoj), PI, kĉl.

K-do Adolf Vaupel, Berliner Str. 106, Werder/Havel, dez. koresp. kĉl. L, PI, bfl. Neniu restos sen resp.

K-do Otto Hapke, Berliner Str. 106, Werder/Havel, dez. koresp. kĉl. L, PI, bfl. Neniu restos sen resp.

K-do Leopold Anhalt, Brandenburger Str. 138, Werder/Havel, dez. koresp. kĉl. L, PI, PM, bfl. Neniu restos sen resp.

JUGOSLAVIO

K-do Dimitrije Sanĉanin, str. Haĝi Milentijeva, 30, Beograd, dez. koresp. kĉl. PI.

LATVIO

K-do Joseph Gold, Matisa iela, 31-16, Riga, dez. koresp. kĉl. L, PI, PM, bfl, ankaŭ kun anarkistoj. Resp. garantiata.

LITOVIO

K-do Riškus Stasys (24 j., lab.), Kauno str. 9-a, Radviliškis, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj. Certe resp.

PORTUGALIO

Adresŝanĝo: K-do Leonel da Cruz, Travessa Henrique Cardoso, 91, porta 2 D-to, Lisboa-Norte. (Liaj koresp-antoj bonvolu noti tion).

SOVETIO

K-do Boris Grigorjev, Teknikumo de ligilo, Gorohovskaja str. 16, Moskvo 66, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj, L, PI.

K-do A. Ŝatalov (instruisto), P. O. Bobrovskije Dvory, Kursk. gub. v. Ĥvorastjanka, dez. koresp. pri div. temoj kĉl. ankaŭ kun USSR. Resp. garantiata.

K-do F. Labuznyj, ul. 3 Internacionala, 41, Brjansk, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

K-do G. Davidkin, Dzerjinskogo str. 9, kv. 21, Leningrad, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, il. gaz.

— Rondetoj de junuaj geesp-istoj ĉe Pskova Pedteknikumo, dez. koresp. pri junulmovado k. a. temoj kĉl. Resp. garantiata. Adr.: K-do F. Gerasimov, ul. Libknehta, Pedteknikumo, Pskov.

K-do M. Ustinov, Tolstoj str. 26, d. de Egorov, Abdulino, Samarskoj gub., dez. koresp. kun geinstruistoj el Francio, Japanio k Svedio pri laboredukado k filologio.

K-do Andreo Jadrihinskij (oficisto), Gluhoozerskaja, 1/3, Hleboprodukt, Leningrad, dez. koresp. kĉl. pri sporto.

K-do Arkadio Zavinskij, Ligovskaja, 44/210, Leningrad, dez. koresp. kĉl. pri sporto.

— Rondeto de Esp. ĉe Klubo de grandega fabriko dez. koresp. kun gek-doj el ĉl. Adr.: Leningrad 20, ul. Staĉek, 2 Klub zavoda Krasnij Treugolnik.

— La ĉelo de IRH en lernejo 5 de Sebastopol dez. koresp. kun lernantoj el germ. lernejoj. Adr.: Sebastopol, ŝkola, 5, jaĉejke MOPR.

URUGVAJO

K-do E. Rezzano, Usina-Electrica-Del-Estado, Santa Lucia-Canelones, Montevideo, interŝ. PI, PM, monerojn kĉl., ne sendas unue, sed garantias resp. Koresp. pri terkulturo.

STUDENTOJ DE GERMANIO

Ne rifuzu informi min pri supera teknika lernejo, troviĝanta en via urbo: 1. Ĉu oni akceptas tien kiel studantojn sovetlandajn junulojn; se jes, ĉu oni limigas kvanton da sovetianoj per difinita %? 2. Kiujn dokumentojn devas prezenti sovetia junulo? 3. Ĉu fininte sov. lernejon de 1-a k 2-a ŝtupo (kune 9 jaroj) oni devas fari ekzamenon enirante vian sup. tekn. lern.? aŭ ĉu oni akceptas sen ekzameno? 4. Kiun tekn. specialecon donas via tekn. sup. lern.? 5. Daŭro de lernado en ĝi? 6. Kiom faras en via urbo lu-pago por plej modesta studenta ĉambreto? 7. Kiom kostas pomonate plej simpla, sed nutra tagmanĝo? — Bonvolu resp. laŭ adreso: T. Dajber, ul. Sakko i Vancetti, 3, kv. 9, Orel, Sovetio. Akceptu antaŭe koran dankon!

Serioza enketo

K-do A. Soares (villa magnagna), Quartier du neuf Hopital à S. Jean de Luz (B. P.), Francio, petas de ĉiuj kompetentaj Gek-doj el ĉ. l. informojn pri kampara k urba meza salajro por ambaŭ seksoj laŭ 8-hora labortago (ĉion aparte). Antaŭan dankon!

Kiu negermana K-do, revenante de l’ 8-a kongreso, emus raporti la 6-an de sept. en Dresden? Por tranoktejo k manĝaĵo estas zorgate. Bonvolu tuj skribi al: R. Szczepanski, Dresden-A 24, Reichsstr. 20 (Germanio).

ENHAVO

paĝo
Civilizeco kaj Artefariteco 351—52
Ĉe la sojlo de l’ tria cento 352
La kondiĉoj por la venko de esp-o 353
De iu, kiu ĉeestis 353—54
Dornoj 354
Kiam la patrino de «S-ulo» venis al Leipzig 354—55
Marksismo kaj esperanto 355—56
Komprenemo kaj pripensemo 356
Interkomunikiĝo 356—57
Saluton al «S-ulo» el nordo 357
Studeto pri estonta SAT-literaturo 358
Nia edukilo 358—59
Kiel juĝas la Legantaro pri «S-ulo» 359—60
La instigo de nova SAT-ano 360
Raporto de la Gvidanto de «S-ulo» 361
Zamenhof-paĝo 362
Inter ni 363
Du neordinaraj tagoj el studenta vivo 363—64
El la Redaktejo 364
8-a Kongreso de SAT 364
Prikongresaj proponoj, Kroniko, Recenzejo, Nia poŝto 365
Memornoto, Korespondado 366

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 201, 9 d’agost de 1928

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

4-a Jaro. N-o 201 — APERAS SEMAJNE — 9. Aŭgusto 1928

[BILDO p.1 | 40,2,56,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T., inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

FAŜISMA KULTURO

Kio okazas post dudek jarcentoj da kristanismo en la «civilizita» Italio

Jam multfoje estas signitaj en ĉi tiu organo la praktikoj, kiujn la posedantoj de la potenco uzas, por tenadi sian nemoralan regon kontraŭ la ĉiam pli forta progresado de la humana penso.

Ni rimarkis la mortigon de Sako kaj Vanceti, efektivigitan de la klasjusteco de la usonaj financestroj. Tiu ĉi mortigo de du homoj, kiuj havis la kuraĝon esti anarkistoj kaj konfesi sian opinion, okazigis skuon tra la tuta civilizita mondo. Tiu ĉi krimo de la kapitalismo forprenis al ĉiuj bonpensaj homoj la iluzion trovi rajton sub la nun reganta jura stato.

Oni devas posedi la plumon de Upton Sinkler (Sinclair), por povi priskribi la kruelajn agojn, faritajn de potencvoluptaj burĝidoj; por povi vortigi la malnoblajn mortigojn kaj perfortojn, faritajn de tiu ĉi riĉa friponaro al laboristoj kaj laboristinoj, kiuj batalis por pli bona socio.

Kaj tio okazis kaj ankoraŭ estas okazanta sub la protekto de la polico, kun la scio kaj kunlaboro de la plej altaj aŭtoritatuloj usonaj, en la lando, kiu estas fiera je sia kulturo kaj libereco… en la lando, kiu per tiuj ĉi malnoblaj krimoj estas signita kiel kovejo de malpureco kaj maljusteco, en la lando, kie krimo estas leĝo kaj humaneco krimo…

Kaj ni ankoraŭ ne scias ĉion. Ni ankoraŭ ne scias, kio okazas en alia, ankaŭ civilizita sin nomanta lando; ni ankoraŭ ne scias, kio estas okazanta en Italio.

La faŝista registaro gardas skrupule, ke la tie farataj krimoj restu kaŝataj kiel eble plej multe por la okuloj de la Homaro. Kiel skabia ŝafo timas strigilon, tiel la faŝista mortigistaro, sub la gvido de Musolini, timas la juĝon de la civilizita mondo. Nur de tempo al tempo iom da okazantaj nehumanaj agoj trapenetras ekster Faŝistion.

Ni ne faros la penon, priskribi ĉiujn

[BILDO p.1 | 33,44,65,75] Karikaturo: granda simio kun homa profilo (Musolini), kiu tenas en siaj brakoj kranion; subskribita «bk».

krimojn. Ni nur konstatas, ke la malbonfama mezepoka konkerinto Tamerlan, necivilizita kaj ne superfluinta per kristana amo al proksimulo, estus hontinta pri la praktikoj, kiuj estas uzataj de Musolini kaj lia friponaro. Nenia rimedo estas tro malbona al tiuj friponoj, por teni sian potencon. La itala burĝaro komprenas, ke ĝia potenco, bazita sur tia tirana sistemo, estos detruota post mallonga tempo kaj ke tiam ĝia pereo estos neevitebla. Pro tio ĝiaj malesperaj klopodoj por forigi kiel eble plej rapide kaj absolute ĉiujn elementojn, kiuj povus kunlabori al ĝia pereigo.

Oni provokas atencon, kulpigas ian socialiste pensantan laboriston, kaj li estas malliberigata por daŭro de 15 aŭ 20 jaroj, se li ne finas sian vivon sur la pendigilo. Eĉ la membreco ĉe organizo, kiu celas la progresadon de la Homaro, estas sufiĉa, por doni al iu 10 jarojn da punlaboro. Neniu plu estas certa je la faŝistaj banditoj. Eĉ mondkonataj scienculoj, verkistoj kaj profesoroj viktimiĝas sub tiu ĉi mortigfuriozo.

Antaŭ kelkaj monatoj nombron da profesoroj, verkistoj kaj studentoj, membroj de la kaŝe aganta intelektula organizo «La Juna Italio», estis arestataj. Inter ili troviĝas: Prof. Santino Caramella, la verkistoj Ermanno Bartellini, Segre, Lelio Basso kaj la fratoj Mazzitti el Genovo.

Tiuj ĉi homoj estas arestitaj sen iomo da pruvo de la kontraŭ ilin direktitaj kulpigoj, kiuj nur estas bazitaj sur la fakto, ke la arestitoj rifuzis fanfaroni la gloron de la faŝistoj. De tiu tempo oni ne scias, kio fariĝis el ili. Eĉ la parencoj ne scias, ĉu ili ankoraŭ vivas.

Membroj de la faŝista junular-organizo prirabas urbojn kaj kamparon. Ili fervore serĉas t. n. proprainiciate [?], kontraŭfaŝistajn laboristojn; ili turmentegas, eĉ mortigas ĉiun, kiun ili suspektas pri humaneco.

En la oficiala rakonto pri tiaj rabadoj oni tiam diras, ke nur estas kelkaj «nerespondecaj» elementoj, kiuj, defendante la ŝtaton, transpaŝis la limojn, pro sia sincera indigneco. Ke oni severe agos kontraŭ ili. Ke al ĉiu faŝisto estas

— pàgina 2 —

368 — SENNACIULO

ordonita, submeti sin al la partidisciplino kaj ne fari agojn proprainiciate. Sed neniam la polico sukcesas aresti tiujn ĉi elementojn… ĉar ĝi mem organizas kaj protektas tiujn ĉi agojn.

Oni ja aŭdas pri procesoj kontraŭ laboristoj.

Se ni citus ĉion, kio trapenetris al ni, — kaj tio nur estas malmultego el la realo okazinta, tiam ni ankoraŭ povus plenigi dikan libron per la kruelaj agoj de la faŝista teroro. Ni dume kontentiĝas doni nur kelkajn ekzemplojn:

La laboristo M. Gorniero, la 23-an de aprilo 1928 kulpigita, ĉar oni trovis dum loĝeja traserĉo numeron de la «Battaglie Sindicale», estis kondamnata je 4 jaroj da punlaboro.

La laboristo M. Molteni estis kondamnata je 7 jaroj kaj 6 monatoj, ĉar li ricevis komunistan pamfleton. Pro la sama kaŭzo la laboristoj A. Reinoldi kaj P. Zanoni estis kondamnataj ĉiu je 2 jaroj.

A. Scucchi donis al L. Stagnetti korporacibroŝuron kaj ricevis pro tiu kaŭzo 6 jarojn kaj 3 monatojn. Stagnetti ricevis 1 jaron kaj 3 monatojn, ĉar li preterlasis denunci la fakton.

La 25-an de aprilo 1928 la laboristo A. Dell’Aglio estis kulpigita, tial ke li priparolis kun personoj, kiuj restis nekonataj, rimedojn, por elvoki la civilmiliton kaj la ribelon kontraŭ la ŝtatpovo. Li estis kondamnata je 7 jaroj kaj 6 monatoj.

La 28-an de aprilo 1928, 16 laboristoj, membroj de la Komunista Partio, kiuj partoprenis al distriktkonferenco de tiu partio, estis, nur pro tio, kondamnataj kune je 87 jaroj da punlaboro. La punoj varias de 2 ĝis 12 jaroj. Tiu ĉi verdikto estis decidata, kiam ili jam estis en provizora malliberejo dum preskaŭ 2 jaroj, kun ĉiuj turmentegoj, dum la diversaj esploroj, sistema plej malmulta nutrado ktp.

Kontraŭ 20 membrojn de la Komunista Partio oni postulis 352 jarojn da punlaboro, nur pro tio ke ili estis membroj de tiu ĉi partio.

Tiujn ĉi faktojn ni ĉerpis el la itala ĵurnalo «Corriere della Sera» (Vespera Kuriero).

Fine ni ankoraŭ volas atentigi je la lasta atenco, kiu estis farata en Milano al la reĝo. Speciale por tio farita esploro sub la gvido de Anri Barbŭs (france: Henri Barbusse), pruvis, ke tiu ĉi atenco estis la laboro de la faŝistoj mem. Estis ili, kiuj metis la bombon, kiu neniigis tiom da homvivoj; ili mem elpensis la atencon, kun la scio de la polico kaj juĝistaro, sub la gvido de la oficistoj de la ministraro de internaj aferoj, la komandantoj NUDI kaj PACENSA. Oni sciu nun, ke la atenco estis plenumata de la faŝista milicio de la «Carroccio Legion» en Milano. Tie oni devas serĉi la mortigintojn.

Sed oni arestis centojn da anarkistoj kaj komunistoj, kiujn oni turmentegis, por premi el ili konfesojn. Fine 6 el ili estis fiksataj kiel la «atencintoj». Ilia sorto ne estas duba: La morto aŭ ĝismorta punlaborado! Unu el la arestitoj, K-do Romeo Tranquilli, kiu klare pruvis, ke, en la momento de la atenco, ili tute ne estis en Milano, estas tiele turmentegita en la malliberejo de San Fedele de la barbaroj, ke 2 el liaj ripoj estas rompitaj kaj li, grave vundita, estis transportata al la malsanulejo de San Vittoro. Li nun estas en vivdanĝero.

Homoj, K-doj, jen la vizaĝo de Italio. Sango kaj krimo estas la kolonoj de la nuna reĝimo. Humaneco pereas en faŝisma barbareco.

La Sekretariaro de la A. J. I. (Anarkista Junulara Internacio).

LA VERAJ REALISTOJ

Ĉu ni SAT-anoj sufiĉe pripensas la interdependecon de ĉiu raso en kultura, ekonomia kaj socia vivo? La unueco de civilizacio vere ne estas utopia sonĝo, sed fakto. Ni ekzamenu ekzemple la britan rason kaj ĝian evoluon. La plej frue konata homo en la britaj insuloj estas la Iberiano, kiu ankaŭ loĝis sur la norda bordo de Afriko, en nuna Hispanio kaj Francio. Tiam el aliaj partoj de la mondo venis la venkantaj Keltoj. Mallonge tiu raso ĝuis «sian» landon, ĉar almilitis ĝin la supernacia Roma Imperio. Dum kvar jarcentoj la sango miksiĝis, ĉar certe de biologia vidpunkto pro interbredebleco la Homaro estas unuo. Poste la Imperio disfalis, kaj invadis la landon unu post la alia la anglo-sakso, la dano kaj la normano, kiu lasta jam akiris la francan kulturon. Ne tiom vaste, sed longtempe ankoraŭ daŭris la enfluo flanke de la flandrano, la franca protestanto (t. n. hugenoto) kaj diversaj aliaj enmigrintoj. Vere la tiel nomata «vere deorigina anglo» estas hibrido ne el du, sed el multaj rasoj.

Kompreneble sekve de tio ankaŭ la brita lingvo estas miksaĵo. Baze ĝi formiĝis teŭtone (germanrase) kun latinaj kaj grekaj aldonoj, kaj moderne ĝi pruntepreniis aŭ el la franca lingvo (ekz. garage, camouflage, chauffeur, fête ktp.) aŭ el usonaj vortaĉoj miksitaj de ĉiu naciano (ekz. flyvver, some go-getter, sure, gee, the once-over ktp.). La lastaj vortoj certe uziĝas ĉefe en interparolo, kaj kredeble la idiomoj kaj fuŝlingvo — uzitaj ekzemple en la verkoj de O. Henri — ne vivos longe.

La progresantaj scienco kaj filozofio ignoras la landlimojn. Bakon (anglo), Dekart (Descartes; franco), Spinoza (hebreo holanda) kaj Lejbnic (Leibnitz; germano) vice antaŭenpuŝis kaj progresigis la filozofion. Nuntempe la filozofo diskutas la argumentojn de Ĝejms (James; usonano), Russel (anglo), Bergson (franca hebreo), Kros (italo), kaj en sia verko pri historia materialismo Lenin devis diskuti kaj kritiki ĉiulingve laŭ la piednotoj.

En astronomio Koperniko (polo), Kepler (germano), Tiko Bra (dano), Galileo (italo) kaj Njuton (Newton; brito) kunlaboris unu post la alia. Por kunligi la mondon per la Radio, britaj scienculoj (Klark, Maksuel, Loĝ, Tompson) eksperimentis kaj verkis teoriojn, kiujn pruvis la germano Herc kaj aplikis Markoni, italo laŭ patro, irlandano laŭ patrino. En biologio Darŭin (Darwin; brito) estis sekvata de Pasteur (franco). La svedo Linius fondis botanikon, kaj la hindo Bose (Boz) nun tre riĉigas ĝin. En ĥemio Libig (germano), Mendelif (ruso) kaj Kruks (brito) estas memorindaj nomoj.

En literaturo Homero, Virgilio, Dante, Ŝejkspir, Cervantes, Molier’, Göte verkis seplingve, sed ili apartenas ne al unu raso, sed al la Homaro. Ĉu la verkojn de Anatol Frans (France), Jak London, G. B. Ŝa (Shaw), Gorki ŝatas nur iliaj samlingvanoj?

En ekonomio laŭnaskiĝa germano Marks studis la teoriojn de ĉiulandaj ekonomiistoj en Londona ĉeflibrejo kaj alvokis laboristojn de la tuta mondo. Liaj verkoj estas tradukitaj multlingven kaj estas aplikataj en Sovetio en vido de la terglobo.

Nuntempe en Londono kongresas laktistoj el 42 landoj. La 7-an de julio la kooperativa movado festis en 35 landoj sian kreskon. Kurioza afero estas, ke la nuna brita registaro, kiu elspezis multe da publika mono por reklami la devizon: «Aĉetu nur britajn varojn», devas mem aĉeti adresmaŝinojn, elektrilojn kaj telegrafilojn el Germanio; skribmaŝinojn kaj falŝirmilojn el Usono.

Plej bona internacia kunlaboro okazis en la kuracado: Pasteur (la franco) malkovris la mikrobon: Lister (la anglo) montris, kiel protekti vundojn kontraŭ ĝi per antisepsilo; Simpson (la skoto) helpis operaciadon en ĉiu malsanulejo de la mondo per sia elpenso de kloroformo. La germano Koh

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 369

izolis la tuberkulozan bacilon, kiu detruas la homon sennaciece. Iuj tiaspecaj antaŭenpaŝoj aplikiĝis ĉiulande. En Britio ĵus okazis, ke la burĝaj ĵurnaloj devis laŭdi la sovetiajn savantojn de la italoj sub Nobile, kiuj fluge serĉis la nordan poluson.

Amuziĝante ni ankaŭ forgesas pri nacieco. Ĉaplin ridigas per filmo homojn en ĉiu parto de la globo sen helpo de tradukanto. Kiam Karuzo kantis, ankaŭ Ĉaljapin, ni forgesas pri la itala kaj rusa deveno de la artistoj. Ni legas la verkojn de alilandaj aŭtoroj ĉiufake; per la Radio ni partoprenas en internaciaj koncertoj; ni legas pri bonvenigo de usona aviadisto per la pariza popolamaso post lia triumfa transflugo de l’ Atlantiko. La burĝo en la verko de Delezi (Delaisi) interrilatis kun ĉiu lando en sia negoco, kaj eĉ ni simplaj laboristoj vidas sur niaj pli malluksaj tabloj reprezentantojn el multaj landoj. Certe ni lernas per akra sperto en suferado, ke ni devas batali laŭ mondskalo por atingi liberecon. Apartecon de nacioj kaj homoj jam detruis la transportiloj, la kablo, la aeroplano, la Radio.

La mondo malgrandiĝis multe, depost kiam niaj prapatroj vagis en izoleco kiel nomadoj. La homa voĉo sonas de lando al lando tiom rapide kiel la fulm-ekbrilo. La ekonomia interdependeco de la mondo estas fakto. SAT-anoj nur pioniras en konscia agnosko de la nuna evoluo de l’ socio. Ni penas, ke la vidpunkto akordiĝu kun la nuna stato de scienca kaj ekonomia vivo. (488)

FAKTOJ SEN KOMENTOJ

Ne en iu laborista gazeto, sed en la libro de franca generalo Denvinj’ (Denvignes) ni trovis jenajn ciferojn pri la militperdoj:

«Ĉu oni scias, ke la materiaj perdoj de ĉiuj (per la milito 1914/18, Red.) estas taksataj je 340 miliardoj da dolaroj? Ĉu oni scias, ke 12 milionoj da homoj mortis, kaj ke 20 milionoj estis vundataj pli malpli grave? Ĉu oni scias, ke por ĉiu soldato mortigita, kvin civiluloj mortis pro mizero, malsano aŭ perforta morto, kaj ke oni devas aldoni al la sumo suprecitita 50—60 milionojn da mortintoj? Tiel do 4 jaroj da milito forprenis de Eŭropo 70—75 milionojn da vivaj estaĵoj, dum samtempe la naskiĝoj havis deficiton da proks. 10 milionoj…»

* * *

La urbestro de Londono publike alvokis pri subteno por la suferanta karbministaro. De 3. aprilo ĝis 29. junio alvenis 89 000 funtoj sterl. Komparu tiun sumon kun 240 000 funtoj kolektitaj dum 16 tagoj por la polica kaso kiel rekompenco kaj danko post la nacia striko en 1926!

* * *

Katolika laborista kongreso ĵus okazinta en Kolonjo (Germ.) fondis novan Internacion (de katolikaj laboristoj) kaj formulis i. a. jenajn kontraŭkapitalismajn parolojn: «… Neniam la laborista klaso katolika permesos, ke ekonomia entrepreno estu afero pure privata, nur ekzistanta por la profito. Neniam ĝi permesos, ke la homo estu nur senvalora ilo, propraĵo de l’ entrepreno, al kiu estas ligitaj liaj destinoj kaj tiuj de lia familio. … Kun helpo de la klas-organizoj kaj per ilia perado al pli superaj formoj de la socia vivo: tia estas la signalvorto de la nova Internacio.»

Ĉu la diabla klasbatalemo eniras la katolikajn rondojn? Ĉu la papo permesos tion?

GRAVA ATENTIGO

Al ĉiuj SAT-perantoj! Al ĉiuj SAT-anoj!

En la balotilo sendita kune kun la Jarlibro troviĝas tre bedaŭrinda preseraro, kiu tute malkomprenebligas la pribalotatan proponon 3. Tiu propono ne rilatas al la paragrafo 5, kiel estas erare presite sur la balotilo, sed al la paragrafo 11, kiel estas ĝuste presite en la n-o 150/51, en kiu aperis la propono.

Ni tre ĉagreniĝas pro tiu eraro kaj insistas por ke ĉiuj perantoj, ĉiuj aktivuloj de nia movado atentigu la SAT-anojn pri necesa korekto.

La afero ŝajnas al ni despli bedaŭrinda, kaj nepre korektinda, ke temas pri propono, kies graveco estas esenca por la estonto de nia movado. Temas ja decidi, ĉu kreiĝos ia sektorisma patriotismo, aŭ ĉu la tuta SAT-anaro fakte povos influi sur la gvidadon de la aparato en ĝia tuteco. Se nuntempe la afero ŝajnas sensignifa, principe ĝi estas tamen tre grava kaj meritas la atenton de ĉiuj voĉdonontoj. Ni ne dubas, ke ili konsentos kun la decido de la kongreso kaj akceptos la ŝanĝon.

Semajno el niaj Ferioj¹)

Esperanto-lernejo dumferia 1.—7. 7. 1928 en la kabano de la Natur-Amikoj, grupo Kehlheim a. Danubo (Bavario)

Ĉi okaze ne temas priskribi individuan travivaĵon, sed la spertojn de lernema laborista rondo.

La bavara distrikto de germ. LEA²) okazigis esperanto-lernejon dumferian, por eduki stabon da bonaj kaj kapablaj instruontoj kaj antaŭ ĉio trovi rimedojn por forigi la mankojn kaj malhelpojn, kiuj ankoraŭ baras nian antaŭen-iradon kaj disvolviĝon. Kelkaj tiufake kompetentaj K-doj anoncis sian partoprenon, sed retiriĝis. Preskaŭ oni havis la penson, ke la tuta entrepreno fiaskos. Do, kiel agrabla estis la disreviĝo, kiam ni (Stuttgartaj K-doj) alvenis ĉe nia celo, nia unusemajna «akademio», kaj estis salutataj de la jam ĉeestantaj bavariaj K-doj. Tuj foriĝis ĉiaj duboj pri eventuala malsukceso.

Se la ĉirkaŭaĵo influas la homon kaj ties pensadon, tiam ĝustas ĉi-okaze tiu difino en la vera senco de la vorto: La idilia situo de la kabano, la serena ĉielo kaj bonfara suno, la per la «civilizacio» ne makulita ĉirkaŭaĵo (arbaro kaj herbejoj), kaj la ebleco malstreĉi la nervojn ruinigitajn de la ĉiutaga maltrankvilo kaj ekscitiĝo, promesis agrablan, sanigan kaj fruktodonan restadon. Laboro kaj amuzo alternis reciproke. La tre proksima arbaro disponis sian ombron, la suno siajn varmigajn radiojn kaj la bedaŭrinde ne proksima rivero sian malsekaĵon. La volo de reciproka helpemo, fonto de freŝa forto kaj kuraĝo al novaj agoj kaj faroj, kunligis al granda familio. Ĉiu tuj demetis la civilizajn katenojn: vestitaj nur per bankalsono kaj ĉemizeto ni pasigis tutan semajnon.

Ĉar nun instruado, nutrado kaj loĝado okazis kune en la jam citita kabano, oni povis tute eluzi la disponeblan tempon, ankaŭ tiun, kiun oni estus bezoninta por al- kaj reiro (al loĝejo kaj manĝejo). Faktoro tre atentinda ĉe tiaj entreprenoj, por ke oni havu, malgraŭ plej intensa laboro, ankoraŭ sufiĉe da disponebla tempo por refreŝigo kaj ripozo. Pruvo, ke oni facile povas kunligi feriojn kaj lernadon, ludon kaj laboron, sen troigo de unu faktoro kaj malzorgo de alia, por la bono kaj utilo de la partoprenantoj kaj laborula klaso ĝenerale.

La programo estis jena: 1. Historio de esperanto, 2. Propagando, 3. Provlecionoj laŭ ambaŭ metodoj, rekta kaj nerekta (gramatika), 4. Raportoj pri: a) Junular-demandoj, b) Esperanto kaj lab. sportularo, c) Vegetarismo, ĉ) Esperanto kaj milito. K-do Deubler, la iniciatoro de la lernejo, gvidis la lernadon. Ni leviĝis ĉiutage je la 6-a. Je la 7-a komenciĝis la kurso, kiu daŭris ĝis la 11½-a seninterrompe, krom mallongaj paŭzoj. Tiam sekvis komuna tagmanĝo en la kabano kaj paŭzo ĝis la 14-a. Posttagmeze okazis aŭ daŭrigo de la lernado aŭ komuna ekskurso en la arbaron aŭ bano en la rivero. Vespere oni daŭrigis la lernadon kelkfoje ĝis la 21-a ĝis 22-a. Menciinde estas, ke oni uzis nur esperanton dum la instruado kaj ankaŭ dum la konversacio eksterkurse. Al ĉiu K-do estis konfidata tasko, kiun li devis pritrakti esperantlingve. Kvankam la disponebla tempo ŝajnis iom ne sufiĉa por ĝisfunde prepari la farotan taskon, rimarkiĝis, ke

¹) Ferioj = libertempo. ²) LEA-anoj kaj SAT-anoj; ili estas la samaj personoj; tial ne ekzistas malharmonio.

— pàgina 4 —

370 — SENNACIULO

Letero el Portugalio

Post la februara revolucio en 1927 la kolonelo Ferreira de Amaral kiel komisiito de la portugala burĝaro sendis ĉiujn klaskonsciajn laboristojn, kiujn lia spionanta okulo kaj lia flarema nazo taksis kiel krimulojn, al la plej malbona loko en Afriko, al Malange, la nova Siberio. La ekziladoj okazis sub falsa atesto pri «krimagoj» laboristaj.

Niaj K-doj vivaĉas tie pli malbone ol krimuloj. Matene je la 5-a horo la malliberuloj leviĝas kaj estas veturigataj vagonare al la laborloko. Ili estas transportataj pli malkomforte ol brutaro. Se la vetero estas pluvema, la inĝeniero ordonas transporti ilin per malfermitaj vagonoj. Kontraŭe, se ĝi estas bela, oni veturigas la laboristojn per fermitaj vagonoj, t. n. «jotas» (fermitaj ŝarĝvagonoj por brutaro). Kompreneble, kiam pluvas, la laboristoj alvenas en la laborlokon malsekigitaj de kapo ĝis piedoj kaj komencas tiel labori. La plejmulto estas duonnuda kaj senŝua. Ili konstruas la fervojon de Malange kaj faras la tutan laboron per pioĉo kaj ŝovelilo.

Ĉirkaŭ la oka horo ili estas reveturigataj en la malliberejon. Oni povas imagi la laborkondiĉojn, se oni scias, kia klimato regas tie en ĉi tiu sezono. La homoj ricevas kiel laborpagon duoneskudon tage. Se laboristo malsanas, oni tuj devigas per vipo lin labori. La plej ofta malsano estas infekto kaŭzata de pulsimila besto («bitacaia»), kiu eniras la haŭton de ĉiuj senŝuaj personoj. Sekve de tio ili grave malsaniĝas, kaj antaŭtage nia K-do Kristovao Pinheiro el Lisboa mortis! Nia malfeliĉa K-do longe suferis, ĉar anstataŭ kuraciloj oni donis batojn.

Alian K-don, kiu rakontis pri la tiea situacio, oni devigis dehaki arbon dum unu sola tago! Kutime oni bezonas 5 ĝis 6 labortagojn por tion fari. Apudsidantaj sur ŝtono, la oficiro kaj la inĝeniero ĝuis la spektaklon. Plej ofta puno estas porti surdorse «ĉulipas» (fervojaĵojn) laŭ dukilometra vojo. La gardanta negro malpermesas ripozon laŭ ordono de l’ estraro. Plej terura puno estas la t. n. «tronco». Ĝi konsistas el ligna skatolego, kiun oni metas en la «jota»-vagonon, lasante iom da spaco inter ĝi kaj la vagonmuroj. La skatolo havas ok truojn, en kiujn oni premas la piedojn de la kondamnitoj. Ĉi tiuj kuŝas dorse en la skatolego, la piedoj en la truoj. Por malebligi fortiron de la piedoj, oni surmetas lignan pecon mallarĝigante la truon laŭ la krurdikeco. Tiel restas la kondamnita persono de 20 ĝis 90 tagoj, dum kiuj li ricevas malmultan manĝon kaj multan vipadon. Tiel li kuŝas kaj faras ĉion al li necesan.

Jen faktoj, kiuj honoras la landon, kiu fanfaronas civilizi la negrojn en siaj transmaraj kolonioj! Tiuj faktoj parolas elokvente pri la situacio de laboristaro en demokratia lando kaj ankaŭ pri la admirinde saĝa diktatoro Carmona, la moderna inkvizitoro, kaj liaj fihelpantoj.

Laŭ kontraŭestrara flugfolio trad. Lisboa SAT-ano.

Studenta Sekcio de SAT

Adreso de la Redaktoro de S. S. P.: Dm. Snejko, Poŝtkesto 33, Minsk (Sovetio)

Redaktora babilado

Niaj linioj iom malfruiĝis en la aperado sur la paĝoj de «S-ulo». Tiu prokrasto okazis, ĉar neniu el niaj kunlaborantoj sendis ian materialon. Ĉu necesas multe paroli pri tio? K-doj SAT-studentoj devus bone kompreni sian devon kaj ĉiu povus, unu fojon dum du monatoj, verki artikoleton por nia «Sennaciula Studenta Paĝo». — Dum la SAT-kongreso nia Sekcio intencas organizi sekci-kunsidon, se alvenos kelkaj sekcianoj. Ni nun laboras jam preskaŭ unu jaron. Ni kolektis sufiĉajn spertojn por pripensi nian laboron por la venonta jaro. Ni deziras ricevi de ĉiuj SAT-studentoj iliajn opiniojn pri la estonta laboro de la Sekcio. Tute malkaŝe dirite — en la laboro de nia Sekcio partoprenis nur kelkaj K-doj, aliaj studentoj en SAT nur aliĝis al la Sekcio kaj nenion faris. Sed ni ĉiuj devas labori! Eĉ kelkaj estraranoj ne laboris aktive por la Sekcio. En la du proksimaj monatoj ni devas plenumi ĉiujn organizajn aferojn, por poste komenci nian pli aktivan agadon. Ni devas kaj povas helpi al SAT en la aperigo de la sciencaj n-oj de «Sennacieca Revuo». Ĝis nun studentoj nenion faris tiufake. Ni alvokas studentojn por aktiva kunlaboro en «S. R.». Skribu ankaŭ senprokraste, kiu el vi partoprenos la 8-an kongreson en Göteborg.

tio estis bona ekzerco por rapide kaj improvize reprodukti temojn kaj paroladojn.

La historio de esperanto estis pritraktata de kelkaj K-doj en formo de parolado: Esperanto antaŭ, dum kaj post la milito. Pri Laboristaro kaj esperanto oni legu «For la Neŭtralismon!». El la Deklaracio pri esperantismo estis konstatinda tezo, ke «esperanto estu komunaĵo kaj nenies posedaĵo». Tiu rezigno de Zamenhof je ĉia aŭtor-rajto ebligis la relative rapidan evoluon kaj disvastiĝon de la lingvo. Ke oni la disfalon de Volapük ne nur serĉu en ĝia malfacileco, sed ankaŭ en la aŭtokrateco de la aŭtoro, Schleyer, mem.

Rilate al propagando oni trovis taŭga, ne ĉiam aranĝi apartan propagand-kunvenon, kiam temas nur pri kurskomenco. Konsilinde estas, doni mallongan skizeton pri esperanto kaj ĝia valoro kaj utilo por la laborula klaso tuj ĉe komenco de la instruado mem. Unue oni ŝparas tempon, penon kaj monon; due la interesuloj tuj povas ekkompreni, kio estas esperanto. Sed des pli oni eluzu ĉiajn okazojn, por prezenti nian helpon pere de internacia kolektiva korespondado. Ĉiu lab. esperantisto estu aktiva varbanto en siaj rondoj.

Alterne ĉiu K-do devis prezenti provlecionon, dum kiu la kursanoj devis servi kiel komencantoj, por tiele trovi unuecforman instrumetodon. Ĉiuj klopodis ŝajnigi sin kiel eble plej naivaj, kio havis kiel sekvon kelkfoje gajigajn scenojn. Sed la kulmino¹) de la tuta dumferia lernejo, kio rilatas kurson, estis provkurso kun hazarde ĉeestantaj laborej-lernantoj de maŝinfabriko. K-do Deubler instruis ilin laŭ rekta metodo. La atentemo de la lernantoj estis vere modela kaj pruvilo por la lernej-kursanoj. Per posta komuna kantado oni donis al la laborej-lernantoj okazon tuj praktike apliki sian ĵusan akiraĵon.

Pri la apliko de rekta aŭ nerekta (gramatika) metodo montriĝis laŭ faritaj spertoj, ke la rekta metodo estas komence pli facila, sed des pli malfacila je la fino, ke oni devas scipovi kombini ambaŭ metodojn, por tiele egaligi la mankojn kaj utilojn de

¹) Plej supra punkto.

En nia malgranda rondeto estis pritraktataj problemoj, kiuj meritus konsideron en ĉiuj lab. rondoj. Kvankam, pro la rimedoj por kontraŭbatali kaj malebligi militojn, la opinioj iom disiris — ĝi ja estas la plej malfacila kaj plej grava el ĉiuj problemoj —, oni tamen interkonsentiĝis, ke nura buŝpintigo ne helpas, sed ke oni ankaŭ devas fajfi. Ke oni sin okupu pri tiu demando ĉiutempe kaj ĉiuloke, kaj ne atendu ĝis la militfurio kun sia brulegiga torĉo trapaŝu la landojn. (Por pli profunde studi la demandon pri la deveno de militoj, oni legu la broŝureton de Jak London: «La forto de la fortaj», havebla ĉe: Administrejo de SAT, prezo 15 pf.)

Kiel rezulton el la aliaj lekcioj: Junular- kaj Lab. sportular-demandoj estu resume sciigate: Peru internacian kolektivan korespondadon kun samaj organizoj alilandaj; per tio vi plej efike pruvas la taŭgecon de esperanto por ĉiuj celoj kaj fakoj de la Proletaro. Fariĝu vojfarantaj pioniroj de la popolinterfratiĝo. Pri vegetarismo oni trovis, ke ekzistas diversaj tendencoj; kiuj havas etikajn aŭ sanigajn kaŭzojn. Sed

— pàgina 5 —

SENNACIULO 371

TRA STUDENTIO

En Sovetio alvenis delegitaro de studentoj el Norvegio, Danio kaj Svedio por konatiĝi kun la vivo en Sovetio. Moskvaj studentoj solene akceptis siajn gastojn.

* * *

La 30-an de julio okazis en Bruselo la Internacia Esperanto-Konferenco de Universitatanoj (profesoroj, studentoj kaj diplomitoj). El la tagordo ni citas: La stato de l’ movado en diverslandaj universitataj rondoj. — La koncentrigo kaj racia organizado de esp. universitatanaro en organizoj laŭ landoj kaj internaciskale. — Propagandaparato kaj ĝia taktiko. — Aplikadaparato kaj starigo de div. servoj. — Diversaĵoj.

——«o»——

Petoj

— K-dino Marija Snejko, M i n s k, Poŝtkesto 33, interesiĝas pri la abortdemando en div. landoj, same pri la prostituo. Interŝanĝas per materialo.

— Ne forgesu skribi artikolojn por sovetia studenta ĵurnalo “Ruĝa Studentaro“, kiu volonte akceptas nian materialon k leterojn de eksterlandaj studentoj. Nun Centra Oficejo de Prolet-Studentaro diskutas la demandon pri esp-o, k viaj leteroj k artikoloj estas tre bezonataj.

— Informu redakcion de “SSP“, ĉu en via lando aperas studenta ĵurnalo revolucia, donu ĝian nomon k adreson. Se vi povas, sendu provekzempleron.

——«o»——

Sendu materialon por la sekvonta “Sennaciula Studenta Paĝo“!

——«o»——

Kunlaboru en “S-ulo“ kaj “Senn. Revuo“. — Ĉiu SAT-studento estu abonanto de “S-ulo“!

pri tio regis unueca opinio, ke oni ne povas postuli, ke unuj manĝu viandon, por ke aliaj povu surmeti tutledajn pantalonojn kaj ŝelkojn kun transversaj rimenegoj, kaj ke oni ne en ĉiuj klimatoj povas 100%-e vivi laŭ sia idealo, ĉar la homo ankoraŭ multfoje estas viktimo de cirkonstancoj. (Legu la artikolon en “S-ulo“ (“I n t e r N i“, n-o 195). —

Kvankam tio estis la unua provo de distrikt-skala dumferia lernejo, oni tamen ne povas refuti ĝiagradan sukceson, ĉar kelkaj K-doj, kiuj ĝis nun havis nek kuraĝon nek eblon por publike apliki esperanton, sin sentis sufiĉe kapablaj por partopreni tre aktive je la laboroj kaj aranĝoj de la kurso. Sukceso, kiun oni ne povas ignori, se ĝi ankaŭ ne estas mezurebla per colmezurilo kaj kontrolhorloĝo. Ĉiuj kursanoj estis movataj de volo al ago, kun emo kaj amo al la afero kaj ĝia sukceso. Neniu kaŝis sian ideologian tendencon. Ĉiu klopodis konduti plej kamaradece. Ni vere travivis epoketon de socialismo. Ĝi restos en ĉies memoro. Ĉeestis 19 Gek-doj el 9 grupoj.

H. N. (511).

NIA POŜTO

6931. — Pri la studenta kunsido legu en komunikoj de K. K. Pri rabato turnu vin al la Centra Of. de Proletstud. en Moskvo; eble ĝi helpos al vi veturi Göteborg-on.

8241. — Aliĝon ni ricevis. Liston de sekcianoj ni presos en “SSP“.

Suslov, V. P. — Legu pri nia sekcio en n-oj 131, 132, 140, 148 k. a. de “S-ulo“ (havebla ĉe Admin. de SAT). Aliĝu al Sekcio k kunlaboru. Ni atendas art. pri vivo k laboro de via universitato.

E. Salan, Nîmes. — Ĉu nia sendaĵo de 3. 4. 1928 trafis vin?

J. Varankin, N. N. — Aliĝon ni ricevis. Pri aliaj demandoj ni dume ne zorgis.

La Redakcio intencas organizi helpon al sekcianoj-studentoj, kiuj studas iujn problemojn aŭ lingvojn, per kunligo de K-doj el div. landoj interesataj pri sama problemo. Sendu viajn petojn al Red.

★

TAGO EL MIA VIVO

Multajn “tagojn“ mi legis. Ĉiam la sama kanto pri la panakira laboro diversspeca kaj poste kolektado de nova forto por… nova laboro. Kaj tiel ripetiĝas de tago al tago la proleta vivo! Mi provu priskribi miajn pensojn dum la ĉiutaga okupado.

[BILDO p.5 | 36,41,49,54] Portreto de viro kun mallonga hararo, en malhela pulovero.

Jam je la kvina mi devas ellitiĝi, somere kaj vintre tutegale. Malbelaj pensoj ofte trapasas la ankoraŭ dormeman cerbon dum vintro, kiam la fenestro estas tute glaciiĝinta kaj la neĝventego ĉirkaŭbruas la vilaĝajn domojn. Sed nenia protesto utilas: je la sepa kaj kvarono eksonas la fajfilo de malproksima fabriko, kiun mi atingas nur post biciklado de dektri-kilometra vojo. Kia plezuro dum vintra vetero! Post lavo kaj kafotrinko mi prenas la ŝtalĉevalon kaj forrajdas, komence sole, sed trapasinte la duan vilaĝon kune kun samsortanoj, kiuj estas feliĉaj p o v i rapidi por servi al la dio Kapitalo. Je la sepa mi atingas la celon, ŝovas la ĉevalon en la destinitan ejon, prenas de sur kontroltablo la ladan numero-markon kaj nun ne plu estas homo sen numero. Mi demetas la stratveston kaj surmetas laborkitelon. Jam aŭdiĝas la signalo, kaj la dancado de la maŝinoj komenciĝas. Mi ferrabotas partojn uzotajn ĉe la konstruado de vagonoj kaj aliaj veturiloj. Tre vigle oni devas movi la manojn, kiuj funkciigas la du rabotmaŝinojn, ĉar ĉiu laboro estas pagata po peco, kaj la popecaj prezoj ne estas altaj. Je la dekunua kaj duono estas duonhora paŭzo por tagmanĝi. Kiam la signalo eksonas, ĉiu kiel eble plej rapidas por plenŝtopi siajn intestojn, ĉar dum la laboro ne estas okazo manĝi, aŭ oni devas preni pecon da pano en unu mano kaj labori nur per la alia. La laboro daŭras tiam de la dekdua ĝis la deksesa kaj kvarono. Tiam mi ekspiras aŭdante la signalon por hejmeniro. La aero en mia laborejo certe ne estas sanigilo por la pulmo: polvamasoj ĉirkaŭflugas, kaj el la granda forĝejo enpenetras sufiĉe da gaso kaj fumo. Sekve oni vere ekspiras forlasante la ejon. Ree alpendiginte la ladan numeron, mi suriras mian biciklon kaj povas ree esti homo.

Alveninte hejmen, mi unue (somere) trairas mian malgrandan ĝardenon, rigardante rozojn dumtage ekflorintajn kaj aliajn florojn. Poste mi eniras la dometon, lavas min, manĝas iomete, trarigardas gazetojn kaj korespondaĵojn, skribas, legas aŭ laboras en la ĝardeno, vizitas kunvenojn partiajn aŭ sindikatajn ktp. Dum vintro mi ankaŭ unufoje semajne instruas esperanton en kurso por komencantoj, dum somero nur laŭ bezono. Dimanĉe mi ekskursas bicikle, piede aŭ vagonare ien, kie la naturo estas bela, kaj tio estas mia “diservo“.

Tiel mi vivas tagon post tago, kaj ĉiutage en mia cerbo ripetiĝas la demando: “Ĉu tio devas esti tiel?“ Ni laboras, laboras konstante — sed pro kio? (6269).

ATENTIGO POR ĈIUJ SAT-ANOJ. La Jarlibro 1928 estas ekspedita al ĉiuj membroj de SAT, kiuj pagis sian kotizon por la jaro 1928, inter la 23. k a j 27. j u l i o. Sekve ĉiu K-do devas esti ricevinta ĝin, se la poŝtservo regule funkciis.

“Esperanto“, Göteborg 1

Ĉiujn poŝtaĵojn al la Kongreso sendu al supre citita adreso. Ankaŭ izolaj esp-istoj povas uzi ĉi adreson por siaj poŝtaĵoj.

[REKLAMO p.5] Malmultekoste! Malmultekoste! GROMADA (Blankrusia Kamparan-Laborista Unio). Tradukita de Dim. Snejko kaj eldonita de Komitato de Sciencaj Laborantoj kaj verkistoj de BSSR, Minsk. Kiu ne konas la celojn de “Gromada“, nepre legu ĉi tiun broŝuron. Post legado li estos komplete informita. — Bona papero, bona preso kaj bonega esp. stilo faciligas la legadon. Formato 23×15½ cm., 31 paĝoj. Prezo nur 0,30 mk. g. inkluzive afranko. —o— Havebla ĉe la Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio).

— pàgina 6 —

372 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

Al Göteborg!

Jam multaj K-doj estas survoje al la kongresa urbo. Diligente laboras la Kongreskomitato. Ni havas la konvinkon, ke ĉiuj kongresontoj kontentos pri la aranĝo. Ĝojiga estas la konstato pri la nombro de aliĝintoj. Sur apuda listo ni ja povas vidi, ke jam pli ol 400 sin anoncis. Certe aliaj ankoraŭ aliĝis intertempe kaj la plena listo kredeble entenos preskaŭ 500 kongresanojn.

Sendube ne ĉiuj aliĝintoj povos korpe partopreni; sed anime ĉiuj ĉeestos en Göteborg. Kaj ne nur la kongresaliĝintoj, sed ĉiuj SAT-anoj. Se oni konsideras, ke nia movado konsistas el elementoj, kies solaj vivrimedoj estas ilia salajro, oni povas prave aserti, ke neniu movado entenas pli da entuziasmo, pli da sindonemo, pli da fervoro ol la nia.

Kial tia fervoro kaj entuziasmo? Tial ke ĉiu el ni pli malpli klare konscias, ke SAT estas nepre necesa organizo por prepari la emancipon de nia klaso. Kiam laboristoj el plej malproksimaj landoj renkontiĝas kaj facile interkompreniĝas pere de artefarita lingvo, tiam ili bone sentas, ke kuŝas en tiu simpla fakto io granda, konsekvencoplena — revoluciiga. Plilarĝiĝas la horizonto; plialtiĝas la pensoj kaj plifirmiĝas la konvinko pri la valoro kaj neceso de nia esperanta laboro.

Ĉe tia konstato oni bone komprenas, ke la barakto de politikaj tendencoj ne konsistigas sufiĉan forton por malhelpi la normalan funkciadon kaj malvolviĝon de nia movado. Superregas ilin pli solida forto, nome la konvinko, ke ĉiuj laboristaj partioj aŭ organizoj senescepte bezonas esperanton por atingi siajn celojn. Kaj sekve ĉiuj malsampartiaj K-doj havas la saman intereson labori en SAT por trudi al la tuta laborista movado la alprenon de esperanto.

En Göteborg la kongresanoj havos la eblon kontroli la laboron de la SAT-estraro; ili povos fari kritikojn, doni konsilojn kaj eĉ eksigi la gvidantojn. Tial ke neniu el ĉi tiuj lastaj tiras profiton el sia funkcio, ne estas timinde, ke okazos intrigoj por resti ĉe posteno, kiu postulas nur sendankan laboron.

Ni ne dubas, ke nia VIII-a estos plensukcesa. Pligrandigos ĝian sukceson kaj aŭtoritaton la fakto, ke okazos samtempe konferenco, kies organizadon bonvolis preni sur sin K-do M. Starr. Kia ajn estos ĝia rezulto, ni almenaŭ povos multe lerni el tiu unua eksperimento. Ni provos niajn fortojn, por ekscii kion ni povos entrepreni en proksima tempo.

Ni veturu al Göteborg kun la firma kredo, ke ĉio funkcios glate, harmonie kaj esperige…

E. L.

8-a Kongreso de SAT en Göteborg (Svedio)

(14—19. aŭgusto 1928)

Ĉion, kio rilatas al la kongreso adresu al: E i n a r A d a m s o n, “E s p e r a n t o“, Göteborg 1 (Svedio).

14-a komuniko

Kamaradoj! La kongresanoj, kiuj traveturos Stokholmon, solaj aŭ en karavano, estas petataj komuniki al la akcepta komitato en Stokholmo sian alvenon. Skribu aŭ telegrafu al: E r n s t E r i k s s o n, Västerasgatan 2, S t o k h o l m o aŭ al K r i s t i a n V i k n e r, Enskedevägen 14, G ö t e b o r g.

Kongresanoj, kiuj venas de Germanio, povas en Trelleborg interrilati kun K-do O t t o J ö n s s o n, Frihedsgatan 8. Eble svedaj K-doj el Trelleborg kaj el Malmö veturos samtempe, se vi sciigos pri via alveturo.

Ĉiuj kongresanoj devas absolute aranĝi, ke ili povas esti en Göteborg plej malfrue la 14-an antaŭtagmeze. Se vi ne anoncas pri via alveno, bonvolu tuj viziti la kongresejon: Realläroverket, Vasagatan, por ricevi dokumentojn.

La 11-a listo de aliĝintoj

400 Kurt Vogel, Leipzig, Germanio 401 Jean Pinty, Alger, Alĝerio . . . 8557 402 K-dino Pinty, Alger, Alĝerio . . 403 Ture Olsson, Örebro, Svedio . . 404 Wilh. Johansson, Göteborg, Sved. 11 512 405 Viktor Bonde, Falun, Svedio . . 406 Josef Nilson, Billesholms gruva, Svedio . . . . . . . . . . 407 Alseika Lindas, Taurage, Litovio 408 M. Holmgren, Göteborg, Svedio 11 534 409 Gunnar Ljungkvist, Slöinge, Sved. 410 Erik Ljungkvist, Slöinge, Svedio 411 Edvin Rosen, Slöinge, Svedio . 412 Carl Ljungkvist, Slöinge, Svedio 413 Erik Persson, Skoghall, Svedio . 414 Clas Larsson, Skoghall, Svedio . 415 Nils Rönnbäck, Stockholm, Sved. 416 Walter Nöbel, Altenburg, Germ. 417 Rudolf Herrmann, Gera, Germ. . 418 Ludw. Gammel, München, Germ. 419 L. Borg, Odense, Danio . . . . 420 Nils Olofsson, Stockholm, Svedio 421 Helge Johansson, Stockholm, Svedio . . . . . . . . . 422 Erik Nykvist, Stockholm, Svedio 423 Astrid Nykvist, Stockholm, Sved. 424 Elvina Vedberg, Stockholm, Sved. 425 Frida Viberg, Stockholm, Svedio 426 Margareta Broström, Stockholm, Svedio . . . . . . . . . .

Tagordo de la 8-a SAT-Kongreso

  1. Malferma Kunsido: (sub la gvidado de la Organiza Komitato).
  2. Unua Laborkunsido: a) Elekto de la Kongresestraro; b) Legado de salutleteroj; c) Elekto de Komisiono por pristudo de la publikigitaj proponoj.
  3. Dua Laborkunsido: R a p o r t o j d e l a S A T – E s t r a r o: a) Ekzekutiva Komitato (E. K.); b) Rilatoj Sennacieca Konsilantaro k E. K.; c) Rilatoj inter SAT k LEA; ĉ) Rilatoj inter SAT k la neŭtrala movado; d) Redaktora demando; e) Administra Komisiono; f) Kontrolkomitato; g) Jarlibro; ĝ) Literatura Komisiono; h) Diversaĵoj; ĥ) Raporto de la Administracio.
  4. Tria Laborkunsido: R a p o r t o j d e l a S A T – E s t r a r o (daŭrigo): a) Debato pri la jam faritaj raportoj; b) Raporto pri “Sennaciulo“; c) Raporto pri “La Lernanto“; d) Raporto pri “Sennacieca Revuo“. — Debato.
  5. Kvara Laborkunsido: Raporto pri la Programkomisiono. — Debato.
  6. Kvina Laborkunsido: Raporto de la Proponkomisiono. — Debato.
  7. Sesa Laborkunsido: Raporto pri la SAT-konferenco. — Diversaĵoj — Ĝeneralaj Konkludoj pri la gvidado de SAT.

Fakkunsidoj okazos ekster tiuj ĝeneralaj kunsidoj. La fakuloj mem difinas sian tagordon.

DIREKCIO DE SAT.

PRIKONGRESAJ PROPONOJ

Propono 16

Oni kreu Literaturan Sekcion de SAT konforme al paragrafo 1, punkto d) de la Statuto. Ĝi konsistu el literaturistoj k literaturamantoj kaj nomiĝu “Esp. Literatur-Amikaro ĉe SAT“. Ĝia celo, krei sennaciecan literaturon, tiel originalan kiel tradukan, organizi ĉiujn literaturajn fortojn en SAT, propagandi esp-on inter naciaj literaturistoj, sistemigi tradukadon, kontrolinterŝanĝi manuskriptojn, reguligi evoluon de nia lingvo. Ĝi sendu reprezentantojn en la nunan Lingvan Komitaton. Ĝi eldonu specialan pres-organon en formato de “La Lernanto“.

E. M i h a l s k i (1164).

I-a SAT-KONFERENCO

18./19. aŭgusto 1928, Göteborg

Raporto. — Por fina enpreso ĉiu delegito antaŭe preparu resumon de sia parolado. Amplekso estu 500—750 vortoj. Kompreneble la delegito povos paroli pli longe en la Konferenco mem. K-do S. H. B r o o k s (8500), kiu multe helpis per maŝinskribado de cirkulero pri la konferenco, proponis diskutindan planon por biciklistoj, kiuj volas rondvojaĝi en Britio dum 12 tagoj en junio, julio aŭ aŭgusto dum 1929. Li mem prenos kiel sperta biciklisto la gvidadon de la haveno, kaj li taksas la koston potagan je 6—9 ŝilingoj.

—o—

Karavano de Berlin. Kiel K-do Muravkin sciigas al ni, ĝis la 1. aŭgusto anoncis sin 41 K-doj por la karavana veturo. Oni antaŭvidas la partoprenon de 50 K-doj. Relegu detalojn pri la aranĝo en n-o 198.

— pàgina 7 —

SENNACIULO 373

PRI LA SAT-VORTARO

Nia Kolektivo laboradas. Slipoj amasiĝas kaj ne povas esti dubo, ke antaŭ la fino de l’ jaro jam kompostistoj ankaŭ povos eklabori al nia Vortaro.

Ni jam diris, ke tiu nia entrepreno vekis grandan intereson en la tuta esperantistaro. Fakto estas, ke jam multaj ne-SAT-anoj mendis la libron kaj antaŭpagis. Ni ne plu povas havi eĉ plej malgrandan dubon pri la plena sukceso de la afero.

* * *

Kompreneble tia sukceso ne plezurigas ĉiujn “samideanojn“. Ĵaluzo enrampas kaj inside provetas malhelpi. Ni avertas la ĵaluzemulojn, ke ili kredeble havos post nelonge denovan motivon por kolere malbeni la diablajn SAT-anojn! Dume ni antaŭeniru!…

* * *

Sekve de nia alvoko por kunlaboro, publikigita en “S-ulo“ kaj en “Heroldo de Esperanto“, ni jam ricevis multajn interesajn manuskriptojn. Ni transdonis ilin al nia Kolektivo kaj ĉi tie dankas al ĉiuj kunlaboremuloj. Ni rediras, ke ĉiu rimarko, ĉiu atentigo, ĉiu konsilo aŭ sugesto estas bonvenaj kaj atentataj. Ne prokrastu konigi al ni pri la spertoj, kiujn vi faris dum via longa uzado de nia lingvo.

E. L.

* * *

Ni memorigas, ke la limtempo por profiti la favoran prezon estas la 30. septembro 1928. Ĉar ni jam estas certaj, ke ni havos sufiĉe da mono por la eldono, ni ne plilongigos la limtempon. Rapidu antaŭpagi du ekzemplerojn por ricevi tri. Post du monatoj estas jam tro malfrue. Monon oni sendu ĉu al D i r e k c i o d e S A T, 23 rue Boyer, P a r i s 20e, ĉu al A d m i n i s t r a c i o d e S A T, Colmstr. 1, L e i p z i g O 27 (Germanio).

BILANCO DE LA VI-a SAT-KONGRESO EN LENINGRAD

Fine trafis nin la “bilanco“ pri nia VI-a Kongreso. La Leningrada Kongreskomitato bezonis du jarojn por havigi al ni la ĉi-suban kalkulon. Sendube la legantoj kiel ni miros pri kelkaj partoj el tiu bilanco…

Direkcio de SAT.

Enspezoj — en rubloj Kongreskotizoj . . . . 665.52 Municio . . . . . . . 350.76 — 1016.28

Elspezoj Pagita por komunloĝejoj de kongresanoj . . . 112.80 Pagita por nutrado . . . 255.25 Ornamado . . . . . . 70.93 Tramveturado de kongresanoj . . . . . . . 290.50 Diversaj elspezoj . . . 167.58 Kancelariaj elspezoj . . 63.62 Subvencio por vojaĝelspezoj de kelkaj kongresanoj . . . . . . 55.50 — 1016.18

Subskribis: Financa administranto de l’ Kongresa Komitato A. D u n a e v.

Mortis pioniro

La 14-an de julio mortis en urbo Helsingborg (Svedio) maljuna sveda esp. pioniro G. Backman. Li esp-istiĝis antaŭ tridek jaroj k estis inter la unuaj amikoj de D-ro Zamenhof. Por esp-o li faris en Svedio grandegan laboron, eldonante vortarojn k lernolibrojn. Rimarkinda estas saluto, kiun li sendis al pasintjara kongreso de Sveda Lab. Esp. Asocio. En ĝi li deklaras, ke li en la anarkisma komunismo vidas la feliĉon de la homaro. Ĵus antaŭ sia morto li eldonis tradukon de libro de sveda verkisto Strindberg: “La konscienco riproĉas“, verko kontraŭmilita k kontraŭmilitista. (7987)

——«o»——

Esperanto k parolfilmoj

“Daily News“ (Tagaj Novaĵoj), plej disvastigata tagĵurnalo en Nov-Jorko, publikigis 4. julio deklaron de direktoro Cl. Brown (filmfabrikanto), laŭ kiu parolantaj filmoj absolute necesigos esp-on. “La filmo-produktistoj nepre propagandos la lernadon de universala lingvo. Fari apartan filmon por ĉiu lingvo, estos finance neebla. Nura solvo estas esp-o.“ Parolfilmoj nun rapide disvolviĝas. Same kiel por Radio, esp-o por tiu industrio ludos grandegan rolon. Por subteni la propagandon k konvinki la estraron, oni skribu al jenaj grandaj produktistoj de parolfilmoj: W e r n e r B r o s. P i c t u r e s, I n c., 1600 B r o a d w a y, N e w – Y o r k, USA., kaj J e s s e L. L a s k y, P a r a m o u n t B l d g., N e w – Y o r k.

J. D. S a y e r s.

——«o»——

K-doj kursgvidantoj! Instruistaro en nia urbo ne volas instrui esp-on al sia lernantaro, ĉar ili ne scias, kiel en aliaj landoj la instruistoj uzas esp-on por eduko k instruo. Bonvolu sendi mallongajn raportojn pri “esp-o kiel instrua helpilo en lernejo“ al: E s p. I n f o r m e j o, S c h w e i d n i t z (Germ.). (1851)

KOMPARAJ SPEZOJ

SAT 1927

E l s p e z o j Administraj . . . . . . 1523,87 mk. g. Korespondado (afranko) . 671,58 „ „ Salajroj (4 pers.) . . . . 8986,58 „ „

UEA 1927

E l s p e z o j Administraj . . . . . . . 3200 mk. g. Korespondado (afranko) . . 5120 „ „ Salajroj (7 pers.) . . . . . 21 280 „ „

* * *

SAT Enspezoj . . . 57 035,82 mk. g. Elspezoj . . . 53 324,50 „ „ Saldo-profito . 3 711,32 mk. g.

UEA Elspezoj . . . . 66 000 mk. g. Enspezoj . . . . 60 068 „ „ Saldo-deficito . . . 5932 mk. g.

* * *

Tiu komparo de kelkaj ciferoj el la bilancoj de SAT kaj UEA klare evidentiĝas, kiel ni laboras ĉe SAT kaj kiel ĉe UEA.

Plie oni devas konsideri, ke UEA nur havas monatan revuon kaj ke ĝi estas ekspedata flanke de la presejo. SAT havas semajnan gazeton kun aldono: “La Lernanto“, 1 monatan revuon, kaj libroservon. En la Administrejo de SAT ni mem ekspedas la gazetojn; tiu ekspedado postulas ĉiusemajne 1½ tagon da labortempo.

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA LERNANTO“

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

DANIO. Lab. esp-istoj ĵus eldonis unuan n-on de propra lab. esp. organo “La Torĉo“. Ĝi estas kvarpaĝa, belpresita, ĉefe en dana lingvo, formato 18×23 cm. Abonprezo 1 dana krono. Adr. de l’ red.: Harry Nielsen, Kochsgade 47, O d e n s e, Danio. (Ni deziras bonan sukceson al nia nova kunbatalanto! — Red.) — SOVETIO. Dnepropetrovsk. 6. 7. la lokaj esp-istoj havis grandan feston, ĉar alvenis germania SAT-ano. K-do V. Brojer. Li restos ĉi tie 6 monatojn. La esp-istoj, kiuj neniam ĝis nun havis okazon, paroli kun eksterlandano, akceptis lin kun grandega ĝojo k serĉas laboron por li. Li rakontis pri esp. movado k lab. vivo en Germ. En du lokaj gazetoj aperis notoj pri lia vizito. (10 262) — Ivanovo-Voznesensk. Okazinta en fino de majo 3-a Gub. Esp. Konferenco konstatis ne larĝiĝon, tamen pliprofundiĝon de la movado. Laboristoj en SEU-organizo estas 70%, komunistoj 30%. Esp.-aktivularo ĉiujaŭde kunvenas en “teksista“ Ĝardeno jam preparante sin por la vintra laboro. S t e f a n.

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo“:

L e T r a v a i l (Laboro), Genève, 11. 7., Instrua okazo (190); T a g b l a t t, Linz, 29. 6., Hodiaŭaj ĉininoj (192), Tago el vivo (Dolinskaja), 7. 7., Lando de suno k malsato (193).

Priesper. artik. k notojn enhavis:

S ä c h s. A r b. – Z e i t u n g, Leipzig, 10. 7. (kongr.), 11. 7.

Pri nia Vortaro enpresis:

H e r o l d o d e E s p e r a n t o, n-o 28, L a F e r v o j i s t o, Zagreb, jul./aŭg.

—«»—

Die Einheit (La Unueco), Berlin, finpublikigis en siaj n-oj 14 k 15 la trad. de “Nur Volu“. En n-o 18 aperis esp. lingva alvoko al SAT-anoj pri kunlaboro.

— pàgina 8 —

374 SENNACIULO

INTER NI

— SAT devas batali kontraŭ la kapitalismo, kontraŭ la imperialismo, kontraŭ la militarismo, kontraŭ…

— … Ne, milfoje ne!…

— !!??…

Ĉu do jam delonge ne ekzistas partioj, sindikatoj kaj aliaj organizoj, kiuj tute klare difinis al si tiujn taskojn? Ĉu do vi volas, ke nia Asocio konkurencu kun ili?

SAT ne kapablas kaj sekve ne devas batali kontraŭ tiuj diversaj ismoj. Ĝi nur povas havi kiel taskon sciigi, diskonigi kiel la socialistoj, la komunistoj, la anarkistoj, la kooperativistoj k. a. plenumas tiun batalon. Per tio la SAT-anoj povas kompari la rimedojn kaj metodojn uzatajn en la diverslandaj, diverstendencaj organizoj. Per tiaj informoj ili “batalu“ en siaj propraj partioj kaj organizoj por akceptigi la rimedojn kaj metodojn, kiuj ŝajnas al ili la plej bonaj…

— Sed tio estas tamen kontraŭbatali la supremenciitajn ismojn…

— Eble, sed estas ia nuanco en la maniero prezenti la aferon. Kaj nuancoj ludas rolon en la vivo. Ni ĉiuj konsentas, ke SAT devas havi kiel celon meti esperanton je la servo de l’ tutmonda Proletaro. Ĉu estus bona maniero, se per esperanto ni volus plenumi la samajn taskojn, kiujn jam plenumas aliaj pli kvalifikitaj por tio organizoj?…

Ĉu do estas tiom malfacile kompreni, tion, kio estas nigre sur blanke skribita en nia Statuto? Vi relegu ĝin atente, penante kompreni ĝian profundan signifon, kaj eble vi komprenos, ke SAT havas kiel celon batali nur kontraŭ la malklerecon kaj fanatikecon, kontraŭ ĉiajn dogmojn kaj rutinojn.

Kiam ekzistos en la mondo kelkaj dekoj da milionoj da laboristoj scipovantaj esperanton, tiam la tiutempaj vivantaj SAT-anoj povos eble kun ia praveco difini al esperanta asocio politikajn taskojn. Dume ni estu modestaj. Ni pliperfektigu nian interhelpan, informan, klerigan, edukan aparaton, kaj ni ne ridindigu nin, celante difini al SAT taskojn, kiujn ĝi plenumi ne povas.

Se K-do akiras per konstanta uzado de esperanto pli da klereco; se per la SAT-aparato li povas bone informiĝi pri ĉio, kio interesas la tutmondan laboristan movadon, ne povas esti dubo, ke li fariĝos pro tio plej bona batalanto en sia partio, en sia sindikato, en sia kooperativo aŭ en alia simila organizo. Sed en tio nur limiĝas la rolo de SAT.

En revolucia periodo, kiam temas preni la armilojn por ataki aŭ sin defendi kontraŭ la faŝismo, ne SAT, sed la partioj aŭ sindikatoj gvidas la batalon. Sekve estas tute sensence postuli, ke nia Asocio difinu al si taskojn, por kies plenumo jam ekzistas aliaj organizoj…

E. L.

NIA POŜTO

Ael. — Ricevis vian artikolon pri esp-o ĉe burĝoj k laboristoj. Ni ne povas enmeti: vi simple penadas malfermi malfermitan pordon, t. e. ke jam delonge nia Legantaro estas konvinkita pri la praveco de viaj rimarkoj. E. L.

9437. — Ĝis nun mi ne enmetis vian artikolon pro jenaj kialoj: 1. Ĝi estas tro longa; 2. vi ne sciigis, el kiu lingvo, el kiu gazeto aŭ libro vi eltradukis; 3. ni ĉiam preferas originalojn; 4. la spaco ne ĉiam ebligas enmeti ĉiun materialon, kiun ni ricevas. Ni povos uzi vian skribaĵon nur en okazo de nepra bezono. E. L.

1851. — Vian artikolon pri la fiziokrata movado ni intencas publikigi; sed se vi postulas tujan aperigon, ni tion ne povas promesi. E. L.

7714. — Ni ne havas eblon kontroli, ĉu ĉiuj korespond-anoncantoj en “S-ulo“ akceptas la vidpunkton de klasbatalo.

2921. — Ni ne plu posedas vian tekston pri karavano, konstatinte post komparo, ke ĝia enhavo estas identa kun tiu sendita al ni de Leipzig. Noton trovu en tiu ĉi n-o.

9310. — 1. Ĉu do vi ne legis pri la Lit. Komisiono de SAT? Al ĝi vi devas unue sendi vian tradukaĵon. 2. Ĉu vi ne legis en “S-ulo“ pri la verkoj jam pretaj por eldono k kiuj atendas pro manko de mono?

Al kelkiuj. — Ni ne povas enmeti senpage komunikojn, kiuj havas anoncan karakteron. Niaj presistoj ne laboras senpage.

12 408. — Via rimarkigo estas tute prava. En nia manuskripto mem troviĝis la korekta formo “Maksim“. Sed ial la kompostistoj fuŝis.

9425. — Aperos ĉu en “S-ulo“, ĉu en “L. L.“, sed pri la dato ni ne povas jam decidi.

1897. — Vian prilingvan artikolon ni ricevis k ni aperigos ĝin tuj kiam spaco permesas. N. B.

13 021. — Se vi deziras, ke ni peru viajn let., tiam bv. aldoni afrankon.

Al kelkaj. — Se vi sendas koresp. anoncojn, tiam sendu ankaŭ sufiĉan monon, alie ni devas mallongigi ĝin ĝis certa grado. Simpla koresp. anonco por 0.50 mk. nur povas havi 90 ĝis 100 literojn inkluzive adreson.

3004. — Vi pagis tro malmulte por via anonco. Mankas ankoraŭ 1,16 mk. g.

A d m.

KORESPONDADO

AŬSTRIO

— Por ekspozicio, okazonta fine de sept., la esp. rondo de orient-fervojistoj en Vieno, dez. ekspoz-materialon. Ĝi ankaŭ koresp. individue k kolektive kĉl. L, PK, PI, bfl. Adr.: Josef Zink, Dampfgasse, 21/6, W i e n 10.

GERMANIO

K-do Jakob Hotz, F. 4, 12, M a n n h e i m, dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj, precipe pri komunismo k sport-movado. Resp. garantiata.

PORTUGALIO

Adresŝanĝo: “Nova Vojo“, R. do Ataide, n-o 6, L i s b o a.

SOVETIO

— Mariinska esp. ekspozicia k-to tre dankas al ĉ. gek-doj k organizoj, kiuj sendis al ni ekspoz-materialon.

— Biblioteko de suda fervojo dez. koresp. kun bibliotekistoj de aliaj landoj. Adr.: S e b a s t o p o l, Biblioteko de Jeldorogin.

— Ĉelo de junkom-istoj en mara fabriko, dez. koresp. kun junkom-istoj k komunistoj el ĉl. Adr.: S e b a s t o p o l, Marskoj Zavod, farejka KSM.

— Fervojlaboristoj de suda fervojo, dez. koresp. kĉl. fervoj-laboristoj. Adr.: S e b a s t o p o l, Mestkom Jeldorogi.

K-do Vladimir Miodoŝevskij (17 j.), Poĉajevska-str. 44, K i e v, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.

— Administranto de Biblioteko ĉe Centra Metalista Klubo, Centralna Biblioteka Metallistov, Krasnoarmejska-str. 51-a, K i e v, dez. koresp. kun lab. bibliotekistoj de Eŭropo k Ameriko.

— Individuaj gejunkom-istoj k ĉeloj skribu al nia lerneja ĉelo pri via laboro. Koresp-ado estu daŭra. Adr.: B. Smirnov, P l e s s, Iv.-Voznesensk. gub.

Atentu, Radio-amatoroj!

Fine de septembro la Germ. Lab. Radio-Asocio, Loka Grupo Mannheim okazigos ekspozicion por radio-amatoroj. Ni petas salut-leterojn, fakan literaturon, ĉu esp. aŭ alilingvan ktp. Ĉiujn skribaĵojn oni adresu al: Otto Dreissig, Mannheim, T. 6, 10 (Germ.).

Lab. Radio-amatoroj, estu solidaraj!

ATENTU, JUNKOMUNISTOJ!

Dezirante kunligi nin koresponde kun eksterlandaj junkomunistoj, ni petas priskribadi viajn vivon, laboron, batalon ktp. Resp. garantias SAT-ano 9322. Korespondas esp. rondeto ĉe Petrograda Komitato Komjunulara (VLKSM). Adreso: Leningrado 22, Skorohodov-strato 19, Rajkom Komsomola, al esperanto-rondeto.

ATENTU!

S e n d u porinfanajn ilustr. gazetojn el ĉ. l., rekompence samon aŭ belartajn PK sendos K-do Stefan, ŝkola 3-a Internacionala, Ivanovo – Voznesensk (Sovetio).

Atentu, kompostistoj-tipografistoj!

Por aranĝi esp. varbkunvenon kun lumbildoj k referato inter la kompostista junularo mi bezonas div. malgrandajn presaĵojn: afiŝetoj, kartetoj, invitiloj por kunvenoj k festoj ktp. en ĉ. naciaj lingvoj, precipe en orientaj lingvoj kun esp. klarigoj. Adr.: K-do Max Schmitt, Seckenheimer Str. 120, Mannheim (Germanio).

KIU NEGERMANA K-DO

havas okazon komence de oktobro veni al Essen (Ruhrregiono) por paroli dum varbaranĝo de la ĉi-tieaj kulturorganizoj? Por vivado ni volonte zorgos. Bonvolu tuj skribi al W. Stertzenbach, Viehhoferstr. 147, Essen (Germ.)

ENHAVO:

paĝo Faŝisma kulturo . . . . . . . 367—68 La veraj realistoj . . . . . . 368—69 Grava atentigo . . . . . . . 369 Semajno el niaj ferioj . . . . . 369—71 Letero el Portugalio . . . . . 370 Studenta Sekcio de SAT . . . . 370 Tra Studentio, Petoj, Nia poŝto . 371 Tago el mia vivo . . . . . . . 371 Tra Esperantio . . . . . . . . 372—74 Korespondado, Anoncoj . . . . 374

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 202-203, 23 d’agost de 1928

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

4-a Jaro. N-o 202/203 — APERAS SEMAJNE — 23. Aŭgusto 1928

[BILDO p.1 | 42,3,56,10] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

LA FAŜISMO EN JAPANIO

Mirigite oni legas (en tiu ĉi n-o de «S-ulo») la noton pri la polickontrolo super neŭtrala esperantista kongreso en Japanio. Sed oni komprenos tion, se oni scias, kiom la registaro favoras la faŝismon kaj ĝiajn elementojn.

Dum la lastaj monatoj la japana reakcio fariĝas pli kaj pli aroganta. Cetere tio ne povas surprizi, ĉar malgraŭ ĉiuj malfaciloj kaj kontraŭstaroj la klasbatalo de l’ proletaro kaj de la malriĉaj kamparanoj konstante plifortiĝas. La regantaj klasoj sentas kaj komprenas tion bone, kaj iliaj plej perfortemaj kaj plej fanatikaj elementoj grupiĝas ĉirkaŭ la nigra standardo de l’ faŝismo. Ne hazarde oni, dum la lasta jaro, montris en ĉiuj kinoj de Japanio filmon, kiu prezentas Musolini-n kiel duondion. Ne plu estas hazardo, ke la grupoj kaj organizoj, kiuj, kun vera praveco, sin nomas la imitantoj de siaj italaj antaŭuloj, ne ĉesas plimultiĝi.

La plej influhava kaj plej grava asocio estas sendube la «Kenkokukai», kio signifas proksimume «Societo por reveno al la tempo de l’ fondiĝo de Japanio». Kiuj estas la celoj de la «Kenkokukai»?

«La anglo-amerika kapitalismo kaj la rusa komunismo — tiel estas klarigite en la programo de ĉi tiu asocio — estas egale nedezirindaj por Japanio.» La aktuala tasko estas «grupiĝi ĉirkaŭ la imperiestro kaj konstrui Japanion, kiu estas movata de la spirito de l’ unuaj tagoj post la fondiĝo de l’ japana imperio». La historia misio de tiu ĉi renovigita Japanio estas la kreo de ĝenerala homara kulturo, kun la japana nacio en la fronto de la koloraj rasoj. La tuta imperio estas unu familio, la imperiestro estas ĝia patro kaj la regatoj estas liaj infanoj. La imperiestro devas regi komune kun la popolo; ĉiuj aferoj devas esti decidataj akorde kun «la publika opinio». La kvar kastoj konataj en la malnova Japanio: la soldatoj, la kamparanoj, la urbaj metiistoj, la komercistoj devas esti egalrajtaj. «La restarigo de tiuj ĉi malnovaj idealoj estigos novan vivon en la lando. Sed tiuj, kiuj forgesas ĉi tiujn idealojn kaj kiuj sin malpurigas per vanaj teorioj eŭropaj, devojigas la patrion de ĝia vera vojo.» La ĉefaj signalvortoj de la «Kenkokukai» estas: «Por la imperiestro kaj la patrio! For la kapitalismon! Por la imperiestro kaj la patrio! For la komunismon! Por la imperiestro kaj la patrio! For la malnovajn partiojn!»

Kiuj estas la ĉefoj kaj membroj de la Kenkokukai? Ĝia kerno estas konsistigata el la oficiroj kaj reakciaj oficistoj. Ili estas rekte kunligitaj kun la polico kaj la ministro de l’ interno. Oni estas pravigita supozi, ke la nuna ministro por internaj aferoj, Susuki, subvencias la Kenkokukai per publika mono. La Kenkokukai estas sub la oficiala patronado de la heroo de l’ rus-japana milito, la admiralo Togo. Inter la veraj gvidantoj de la Kenkokukai oni trovas la ĉefgeneralon Kida, la ĉefgeneralon Ĉata Sindsiro ktp. La prezidanto de l’ asocio estas la faŝisto Uesigi, profesoro ĉe la universitato de Tokio. Oni devas mencii ankoraŭ alian personon, Nakagava, kiu ludas grandan rolon tiurilate, ke li estas ĉefo de la centop-taĉmentoj de la Kenkokukai. La membroj de l’ asocio rekrutiĝas inter la etkomercistoj, kiuj estas tiel multnombraj en Japanio, inter la bonstataj kamparanoj, la posedantoj de metilaborejoj, inter diversaj laboristaj grupoj, sed prefere inter tiuj, kiuj ankoraŭ ne tute estas disigitaj de la terpeco. Sume, la membrokvanto de l’ asocio sumiĝas je 50 000.

Kia estas la aktiveco de la Kenkokukai? Ĝi malsukcesigis la strikon de l’ ministoj en la baseno de Dsioban kaj provis ankaŭ (parte vane) bridi la strikon de l’ laboristoj de la fabriko Noda. Tiu ĉi heroa striko, kiu daŭris pli ol ses monatojn, finiĝis tute freŝdate per kompromiso. La 7-an de novembro 1927 la Kenkokukai detruis la ejojn de l’ maldekstra laborist-kamparana partio (Rodo Nominto). Ĝi ankaŭ volis detrui la sidejon de l’ proletjunularo kaj malsukcesigi la batalon de ĉi lasta favore al la malplilongigo de la servotempa daŭro. Ĝi ruinigis la redaktejojn de Tokio Asahi kaj Osaka Asahi, du ĵurnaloj, kiuj dum la elektoj esprimis ioman simpation por la proletaj partioj. La Kenkokukai militiris en ĉiuj ĵurnaloj furiozege kontraŭ la laborist-kamparana partio kaj Sovetio. Ĝi postulis la likvidon de l’ unua kaj la rompon de l’ rilatoj kun Sovetio. La atenco en la korto de l’ soveta ambasadorejo en Tokio, la 23-an de marto, estas same ago de la Kenkokukai.

Tio sufiĉas por doni imagon pri la «laboro» de l’ japanaj nigraĉemizuloj. Kvankam ilia programo diras: «For la kapitalismon! For la komunismon!», ili celas «por la momento» nur la komunismon. Kaj ne nur por la momento! Ni konas la historion de l’ itala faŝismo.

— pàgina 2 —

376 — SENNACIULO

Kapitalismo malraciigas siajn viktimojn

La 30-an de junio karbmineja katastrofo okazis en la urbeto Roŝ-la-Moljer’ (france: Roche-la-Molière) apud St. Etienne en Francio. 12 kilometrojn distancas ambaŭ urboj. Ankoraŭfoje en la regiona baseno, minekspluatado mortigis 48 laboristojn kaj vundis 20. Ne necesus rakonti, kiel laboro en terprofundaĵoj amase mortigaĉas homojn, kiuj profesias la plej teruran metion de nia kapitalista civilizo, se ĉiuj proletoj kunsentus saman danĝeron.

Jen la fakto: Antaŭ tri jaroj karbbruleto ekminacis parton de la minejo, kaj por eviti eventualan akcidentegon, la direkcio decidis ŝtopi la subterajn vojojn ĉirkaŭ la brulejo. Spite evidenta malprofito, la fosado ĉesis apud la flamiĝanta karbdensaĵejo kaj daŭris nur pli malpli malproksime, kvankam tio ne plaĉis al la kompanio.

[BILDO p.2 | 23,23,79,54] Foto: tri viroj en laborvestoj kaj ĉapeloj iras antaŭ minejaj konstruaĵoj, aliaj homoj malantaŭe. Subskribo: Sperta ministo: la departementestro! Malsuprenironte en minejon

Sed nova metodo estis trudata de la ekspluatantoj al la ekspluatatoj! La direktoro maldungas maljunajn inĝenierojn kaj anstataŭigas ilin per «lertaj» teknikistoj pli junaj. Samtempe tiuj «junuloj» postulas de la ministoj kroman laboron, elfosigante pli kaj pli la multekostan nigran ŝtonon. Por akiri maksimuman sperton, la «junuloj» intencis denove ĉerpigi karbon direkte al la «malpermesita» danĝerejo.

Okazis la neeviteblo! La ministoj ĉiam sube elfosante iom post iom malfortigis la baron starigitan inter ili kaj la bruletanta karbo. Tiam, matene je la 7-a, terfalo rompis tubon, kiu kondukis premitan spireblan aeron al la laborantoj. Tuj la karbo ĝis nun bruluma [?] subite ekflamis disirigante venenajn gasojn tra la ĉirkaŭaj vojoj, kie komencis labori 200 ministoj. Sufokiĝante, la modernaj sklavoj provis forkuri, sed asfiksio atingis ilin: francoj, poloj, hispanoj, marokanoj kadavriĝis dum unu horo. Kiam oni sciigis al la ĉefdirektoro pri la afero, tuja ideo prezentiĝis antaŭ lia sprito: malaperigi kiel eble plej rapide la signojn de l’ dramo. Pro tio li iris persone al la ŝakto, kaj opiniante, ke la savantoj ne rapidis sufiĉe; li insulte ekkriis: Malkuraĝulaĉoj! Mallaborulaĉoj! — Malgraŭ la klopodoj por kaŝi la veron al popolo, malgraŭ prokrastemo por informi la aŭtoritatularon, la plej granda kulpulo ne kapablis deteni ploregojn de vidviniĝintoj kaj orfiĝintoj. Kiel kutime en ĉia okazo, kiam malfeliĉo skuas laborulan popolon, ministro, departementestro, urbestroj ktp. vizitas la malbenitan lokon alportante fikondolencojn al suferintoj, manpremante kaj gratulante la savantojn, konsolante la viktimajn familianojn, disdonante tie ĉie honorajn medalojn, esplorante la laborejon, kie mortis «niaj karaj laboristoj». Kvazaŭ kvieto povus eniĝi la koron de l’ mizeruloj per impona ceremonio, la minestraro aranĝis belegan enterigon. La kadavroj de tiuj, kiuj penadis sian tutan vivon en infero de minejo, estis kuŝigataj en ĉerkon ornamitan per granda Kristo el plumbo kun trikolora labormedalo. Tiel forta estis la deziro vuali la mortigon, ke eĉ ĉerkoj de mahometanoj estis kristanigataj. Tiumomente parlamentaj fipolitikistoj, regionaj administrantoj, episkopa moŝto sin deklaris amikoj de l’ laborularo. Paroladante ĉe la entombigo, unuj diris: «Rajtojn al laboro», aliaj: «Ni zorgos estonte, por ke ne plu okazu la samo», kaj la episkopo diris: «La Eklezio salutas la mortintojn kaj la minejkompanion. Ĉu la ministoj estas pentofarintaj antaŭ la morto?» Kaj la ĉefdirektoro provis klarigi sian senkulpecon per «naturaj fortoj» kaj «fatalo». Lastmomente, por fini la komedion, inĝeniero laŭte alvokis ĉiun mortinton laŭ ĝia individua nomo kaj tuj poste ĉefministo elparolis: «Mortinta sur la kampo de honoro.» Tiel daŭris la vokado de la nomoj krom tiuj de la marokanoj, kiujn oni alvokis per iliaj labormatrikuloj, ĉar sendube estas tro strange, elparoli arabajn nomojn. Hipokriteco! Certe ili ne mortis sur la honora kampo, sed nur sur la forraba kampo kapitalista kiel dum la milito. La mortkondiĉoj ŝajnas diferencaj, la kaŭzoj restas la samaj.

Ni diru, ke ne estas fatalo, kiu kaŭzis la morton de l’ ministoj, sed nur «raciiganta» kapitalismo. Ĉu estas fatalo, kiu mortigis milionojn da homoj dum la tutmonda milito? Ne! Fatalo estas taŭga vorto, kiun uzas ĉiu kapitalisto, kiam krimo estas monstreca kaj nekaŝebla. Cetere la ministsindikatoj akuzas la direktoron je maldiligento pri atentigo de l’ laborista delegito al asekuro. Paralele al burĝa justeco, la sindikatistoj enketas. Tamen ili ne havas iluziojn pri la sorto rezervota al la kulpuloj.

La kompanio realigas profiton de 83 000 000 da frankoj de 1919 ĝis 1926. Tia sumo parolas sufiĉe per si mem por komprenigi la gradon de sklavigo ĉe la ministoj. Per novaj labormetodoj konsistantaj el aplikado de teknika ilaro, t. e. raciigado, la kadavriganta kapitalismo celas eltiri maksimumon da profito, pro tio uzegante fortojn de l’ Laboristaro ĝisoste. Laboristoj el tuta mondo suferos pli kaj pli je subpremo de nuntempa akriĝanta ekspluatado, ĝis ili konsentos mem raciigi sian klasbatalon per tutmonda fratunueco. Nur praktiko de komuna lingvo povas efektivigi la unuecfronton internacian.

La mortintaj ministoj en Roŝ-la-Moljer’ naskiĝis en diversaj landoj: en Francio, Polio, Hispanio, Maroko. Ili parolis malsamajn lingvojn kaj ne interkompreniĝis. La kapitalismo sukcesis kunvenigi ilin en profunda minejo, la kapitalismo sukcesis paroligi inter ili kiun lingvon — tiun de fosilo kaj ŝovelilo. Sed, rimarkinde, la sama kapitalismo pli malpli helpis ilin al parola misinterkompreniĝo kaj malhelpas ilin je dumviva sennaciiĝo. Tion farante ĝi estas logika. Ni, proletoj, sennaciuloj, estu tiel logikaj kiel la kapitalismo, ĉiam kontraŭbatalante ĝin. Ni estu senlace tiuj, kiuj kondukos la Proletaron al vera kaj justa sennacieco.

H. Rival (126), St. Etienne.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 377

SAKKO KAJ VANCETTI

Ĉu vere jam pasis unu jaro depost tiu tag-nokto, kiam ni febris pro la sorto de du malfeliĉaj homkreaĵoj, kies sola «krimo» estis fidele esti servintaj al la afero por liberigo de suferantaj kunhomoj? Kiam nin ekskuis kiel martelfrapo la telegrafa sciigo, ke la nekredeblo estis farita: Sakko kaj Vancetti ekzekutitaj de la dolar-potenceguloj per kruelega torturo post sepjara turmentado en karcero? Ĉu iam pli teruran spektaklon prezentis al la mondo sub la masko de leĝa justeco kaj religio la riĉula bando? Ĉu iam antaŭe regnestroj riskis pli malkaŝe, pli malvarmsange, pli senhonte mokegi kaj malestime piedtrakti la unuiĝintajn protestojn de tutmonda laborista klaso? — Por fimortigi, meze de «trankvila pacperiodo», per kalkulanta racio, kun ĝuo je la suferoj de la viktimoj, du simplajn, noblajn kaj honestajn K-dojn en la alrigardo de milionoj da proletoj, kiuj aŭdis la helpkriojn de la dispolvigotoj… Kia provokego! Kia piedbatado en la vizaĝon de humaneco kaj homrajtaro!… Sentimentaleco? Ho, kiu kredis al ĝi — kiom vekis lin la nuda reala vero de fakto! La klasa malamiko ne estas sentimentala: — Estu ni mem klare vidantaj, raciece pensantaj! Tago de memoro! Tago de kolero! Nenio estas forgesita! SAT-anoj, — ni kiuj aspiras la samajn idealojn kiel la du heroe mortintaj batalintoj — en la spirito de Sakko kaj Vancetti ni faru senlace nian laboron — por humaneco kaj libereco!

N. B.

La grenrikolto en Usono

Rikoltlaboristo en Usono povas, se li volas, labori en la rikoltkampoj kaj la draŝado de junio ĝis la neĝo falas. Ĉar en ŝtato Oklahama la rikolto komenciĝas en junio. En julio oni rikoltas en Kansas kaj Nebraska, kaj dum aŭgusto en suda kaj norda Dakota. Por la rikolto la farmistoj dungas kaj pagas la laboristojn bezonatajn. Por draŝi oni dungas en malsamaj lokoj laŭ diversaj metodoj. Rikoltistoj ricevas tage $ 2,50 ĝis $ 4 kaj manĝaĵon kaj laboradas 10 horojn. Multaj el tiuj, kiuj havas grandan draŝmaŝinon, zorgas pri dungado kaj pagado de ĉiu laboristo. Ili havas kuirejan kaj dormejan tendojn transporteblajn kaj kunportas ĉion. La farmistoj mem nur pagas la tre grandan prezon al la maŝinestro kaj ne okupas sin cetere pri la laboristoj. Sed aliaj farmistoj ekzistas, kiuj mem pagas kaj manĝigas la laboristojn. Tiuj lastaj dormas en fojnejo aŭ en la pajlamaso. Se pluvas, ili nur pli profunden enŝovas sin en la amaso. Feliĉe malofte pluvas, sed regas ofte forta vento.

Antaŭ tri jaroj mi iris al norda Dakota por draŝi. Mi laboris 40 tagojn kiel hejtisto. Estis granda maŝino, kaj oni bezonis ok ĉevalarojn, kiuj alportis la grenon, por funkciigi la maŝinon. Ĉiam kvar viroj enĵetis la faskojn. Mi hejtadis per pajlo, kaj certe amasegon da pajlo mi forbruligis.

Jen mia taga vivo. Je la 4-a mi vekiĝis kaj trenis min el la pajla amaso. Tuj mi aliris la kaldronon kaj purigis la fajrujon. Por fari tion, mi devis enrampi la fajrujon kaj elmovi la cindron. Ĉion puriginte mi enŝovis pajlon kaj ekbruligis ĝin. Poste mi nur enŝovis la pajlon tiel rapide kiel ĝi forbrulis. Foje oni alportis al mi matenmanĝon, foje mi iris al la domo por manĝi. Ankaŭ same okazis pri la tagmanĝo. Je la 7-a oni komencis draŝi, kaj la tutan tagon mi enŝovis pajlon. Je la 12-a oni tagmanĝis, kaj je la 13-a ree ekfunkciis la maŝino. Je la 18-a la laboro ĉesis, kaj mi zorgis pri la fajro, la aliaj pri la ĉevaloj. Ni vespermanĝis ĉirkaŭ la 19-a kaj poste iris al la pajlamaso kaj enlitiĝis. Mi ricevis $ 5,50 tage, la ĉevalistoj kaj aliaj $ 4—4,50 kaj ankaŭ la manĝaĵon. Se estas pluvo, tiel ke oni ne povas labori, ĝenerale la laboristo devas pagi por manĝaĵo $ 1—1,25 tage. La farmistoj ĉiam klopodas doni plej bonan manĝaĵon por la draŝistoj. Ankaŭ je la 10-a kaj 15-a horo oni alportas «lunĉon» (inter-manĝon) al la laboristoj. En Idaho kaj Vaŝington oni uzas multe la kombinitajn maŝinojn. Tia maŝino tranĉas kaj draŝas la grenon samtempe en la kampo. Aŭ oni alkroĉas ĉ. 30 ĉevalojn al ĝi, aŭ oni uzas traktoron.

D. B. C. 10 449.

★

Letero el sendependa Portugalio

La ĉefaj problemoj en nia lando estas solvataj de la registaro ĉiam en senco kontraŭlaboristara. La akiritaj rajtoj de la laboristoj formalaperas, la okhora labortago, la strikrajto ktp. La domo de la Ĝenerala Laborista Konfederacio (C. G. T.) jam delonge estas fermita kaj ankaŭ preskaŭ ĉiuj sindikatoj. La laboristaj gazetoj estas konfiskitaj, ilia aperado malpermesita. La laboristaro tial ne posedas defendilon kontraŭ la atakoj de la burĝaro.

La registaro posedas speciale bonorganizitan policon, al kiu apartenas multaj laboristoj sen klaskoncio, kiuj fariĝis spionoj. La fiagentoj subaŭskultadas la konversaciojn de l’ laboristoj. Ili agas tage kaj nokte, denuncante seriozajn K-dojn kaj ĝuante iliajn suferojn. Justeco estas nekonata vorto. La konatoj, kiuj konfideme dubas pri la perfidaĉo de tiaj denuncistoj, fariĝas iliaj unuaj viktimoj. Sen juĝo tiuj ĉi malfeliĉaj K-doj estas kondukataj al la kolonioj kiel krimuloj. Oni eĉ parolas pri pafmortigo de iuj, kvankam ekzistas leĝo en Portugalio, kiu malpermesas tiun ĉi ekzekutmanieron depost praavaj tempoj.

La labor- kaj loĝeja krizo estas la du plej gravaj problemoj, kiujn la registaro ĉiam promesas solvi. Tamen ĉiutage la amaso da senlaboruloj pligrandiĝas. Dank’ al la mizerego reganta oni trovas multajn laboristajn familiojn, kiuj enloĝas kabanaĉojn kiel necivilizitaj gentoj. Iuj eĉ loĝas sur kampoj, ĉar iliaj mizeraj salajroj ne sufiĉas eĉ por manĝi. Dume, en nia urbo Lisbono ekzistas multaj domegoj, kiuj estas loĝataj nur de muŝoj kaj musoj, ĉar la ambicioj de la domposedantoj estas nesatigeblaj. Oni aperigis centojn da leĝoj por solvi tiun ĉi demandon. Sed ĉar la leĝfaristoj ankaŭ apartenas al la ekspluatanta klaso, en ĉiuj leĝoj oni trovas paragrafon, kiu permesas la plialtigon de l’ luprezo.

Bedaŭrinde granda parto da laboristoj en Portugalio ankoraŭ ne konvinkiĝis pri la neceso de klasbatalo, kaj ili preferas helpi al la burĝaro, anstataŭ aliĝi al proleta organizo.

(12 199)

★

La vivo de la aŭstria laboristaro

Post longdaŭra batalo ni en Aŭstrio, same kiel en aliaj landoj, povis akiri, almenaŭ leĝe, la enkondukon de la okhora labortago. Ĝenerale la laboro komenciĝas en la fabrikoj je la 7-a h. kaj finiĝas duonon post la 16-a kun unuhora tagmeza paŭzo. Sabate posttagmeze kaj dimanĉe oni estas libera. En ŝtataj aŭ komunumaj entreprenoj ne ekzistas fiksa deĵoro. La salajro estas diferenca; ĝi estas 40—75 ŝilingoj¹) po semajno. Tiuj, kiuj perlaboras 75 ŝil. aŭ iomete pli, estas la plej bone pagataj. Sed ekzistas ankoraŭ branĉoj, kie oni perlaboras nur 25 ĝis 40 ŝil. Ekzemple en la brikfarejoj la laboristoj sentas sin feliĉaj, kiam ili povas perlabori 35 ŝil., multaj salajras nur 25—30 ŝil. kaj eĉ malpli. Tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas la vivon de ĉi tiuj laboristoj, ne povas imagi, en kia mizero ili vivas. La tuta familio, edzino, infanoj laboras en la brikfarejo. Ili ne konas bonajn vestaĵojn nek bonajn loĝejojn. Kvankam ili faras brikojn, ili tamen ne havas super si bonan tegmenton. Precipe en la provinco la laboristoj ne salajras tiom,

¹) 7 ŝilingoj = 1 dolaro.

— pàgina 4 —

378 — SENNACIULO

kiom en Vieno. Kiel mezan salajron oni povas nomi en la provinco 40 kaj en Vieno 50 ŝil. Ĉe privata entrepreno la jara libertempo estas unu semajno kaj post la 5-a konstanta laborjaro 2 semajnoj. Pli oni ne ricevas. Koncerne la ŝtatajn aŭ komunumajn entreprenojn, la salajro pli altiĝas laŭ la deĵorjaroj. Ĝi estas de 50—80 ŝil. posemajne, kaj la libertempo plialtiĝas kun la deĵorjaroj, tiel ke post la 15-a jaro oni havas 4 semajnojn. Pli ol 4-semajna libertempo ne ekzistas. Krome tiuj personoj estas pensiataj. La ŝtato, urbo kaj la laboristaj faksocietoj ankaŭ donas senlaborulan helpon. La senlaborulo ricevas subvencion de 12,60—17,50 ŝil. po semajno.

Kompare kun la salajroj la vivrimedoj estas tre multekostaj. Ekz. 1 kg da faruno kostas 0.72—0.80 ŝil. (1 ŝil. = 100 groŝoj), 1 kg da sukero kostas 0.90—1.00 ŝil., 1 kg da terpomo 0.20—0.60 ŝil., 1 kg da graso 3.60 ŝil., 1 kg da butero 6—7 ŝil., 1 peco da pano (ĉ. 1.19 kg) 0.88 ŝil. Pli frue laboristo povis aĉeti, se li ricevis mezan salajron, por semajna salajro 750 kg da terpomo aŭ 214 kg da faruno. Kaj nun oni povas aĉeti por meza salajro nur 275 kg da terpomo aŭ 70 kg da faruno. Pli frue oni povis aĉeti por dusemajna salajro eksterordinare bonan vestaĵon (kostumon viran). Nun oni devas labori almenaŭ unu monaton por sama vestaĵo.

La leĝa luprezo ne estas granda, sed la domoj ĉiam estas renovigataj, kaj la luantoj ĉion devas pagi. Pro tio la luprezo ĉiam plialtiĝas; kaj se oni kalkulas la diversajn pordomajn elspezojn, oni pagas pomonate 8—15 ŝil. (por ĉambro kaj kuirejo). Sekve oni preskaŭ tutan semajnon devas labori por kvaronjara luprezo.

Kvankam ne estas permesite labori pli ol 48 horojn semajne, tamen oni ne bezonas miri, ke multaj laboristoj faras kromhorojn, ĉar per tiel mizera salajro oni ne povas vivi kiel homo. Precipe familioj kun infanoj ne povas ĝui la liberan aeron. La senlaboreco en Aŭstrio ankoraŭ ĉiam estas tre granda. Fine de aprilo 1928 ekzistis 140 000 subtenataj senlaboruloj. Nature multaj miloj estas, kiuj neniajn subtenojn ricevas. Nur en la grandaj entreprenoj oni povas seninterrompe labori kelkajn jarojn. En la malgrandaj laborejoj la posedantoj antaŭ la laŭleĝa libertempo ĉiam maldungas la laboristojn.

Fakte ekzistas nur tre malgranda parto da laboristoj, kiuj vere povas ĝui la «leĝan» okhoran labortagon kaj la libertempon. Eĉ en la ŝtataj kaj komunumaj entreprenoj oni faras kromlaboron, ĉar sen tio la proletoj ne povas aĉeti al si vestaĵojn. En la ŝpinfabrikoj oni strikas jam pli ol 10 semajnojn pro kelkaj groŝoj. Tie la laboristoj perlaboras 25—50 ŝil. Same oni strikas en la malsupra parto de Aŭstrio, sed tie ne nur pro salajraj aferoj, sed ĉefe pro tio, ke la ekspluatistoj volas aĉeti la animojn de la laboristoj. Ili volas enkonduki la faŝismon en la laborejo. Sed ili ne havos facilan sukceson, ĉar la provincaj K-doj estas iomete pli revoluciemaj ol la vienaj (en la provinco la mizero estas pli granda ol en Vieno).

Junio 1928.

La Viena SAT-rondo. (Kompilis SAT-ano 8863).

KRIMIĈAŬ¹)

Gravega datreveno

Negranda teksindustria urbo ĝi estas kun nur 28 000 loĝantoj, sed tamen ĝi ĝuas mondfamon kaj ofte oni parolas pri ĝi kiel «Saksia Manĉestro». Sed la mondfamo de la krimiĉaŭ-aj teksaĵoj nur servas al la ĉi urba fikapitalistaro por plenplenigi monŝrankojn je kostoj de malsatanta laboristaro.

Ankaŭ alian mondfamon havas la urbo Krimiĉaŭ, mondfamon pro la heroa batalo de la tekslaboristaro kontraŭ ĝiaj subpremantoj dum la jaro 1903. La krimiĉaŭ-aj teksistoj en aŭgusto 1903 postulis kolektiv-kontrakton kun la 10-hora labortago. Tiu ĉi postulo fariĝis la kaŭzo, ke la teksfabrikantoj maldungis 8000 geteksistojn. La agitistoj en Krimiĉaŭ havis la subtenon de la tutgermana burĝaro. Tiel okazis, ke la nomo Krimiĉaŭ en la historio de la laborista movado atingis mondfamon. 8000 proletoj en Krimiĉaŭ havis mondon kontraŭ si. La policistaro ne permesis iun ajn kunvenon de la strikantoj. Tamen ili unuece komencis la batalon. Al la vendistoj de vivnecesaĵoj estis rekomendite nenion pruntedoni al la strikantoj. La domposedantoj estis alvokitaj elloĝigi ilin. Tamen la strikantoj persistis en la striko. La saksia registaro plimultigis la policistaron per aro da perĉevalaj ĝendarmoj, sed ankaŭ tio ne faris impreson al la teksproletoj. Fine eĉ la ekleziularo estis mobilizata kontraŭ ili. Tamen ili ne pensis fini la batalon.

¹) Germane: Crimmitschau.

POETO ŜEVĈENKO

Tutmonde konata per multaj nacilingvaj tradukoj estas la ĵus solene festita fama verkisto Maksim Gorkij. Malpli konata eksterlande estas la plej granda poeto de Ukrainio, Taraso Ŝevĉenko. Li estis tiel populara en Ukrainio, ke oni tie ne trovus homon, kiu ne konus lin. Rimarkinda fakto estas, ke multaj homoj, kiuj ne scipovas legi kaj skribi, tamen scias parkere liajn versaĵojn.

[BILDO p.4 | 20,60,38,84] Portreto de Taraso Ŝevĉenko, maljuna viro kun lipharoj, en pelta ĉapo kaj pelta mantelo. Subskribo: T. Ŝevĉenko (1814—1861)

En vilaĝaj dometoj kaj urbaj laboristaj loĝejoj, en kluboj, lernejoj kaj oficejoj pendas lia karakteriza portreto. Multaj kluboj, lernejoj, bibliotekoj, muzeoj kaj teatroj portas lian nomon. Societoj kaj sciencaj institucioj kolektas materialon pri liaj vivo kaj verkoj.

La ĉefverkon de Ŝevĉenko «Kobzar» oni eldonas en centmiloj da ekzempleroj. Liaj kantoj estas konataj tra tuta Sovetio kaj amataj de laboristoj kaj kamparanoj. Al multaj el liaj versaĵoj estas komponitaj muziknotoj. Kial atingis ĝuste Ŝevĉenko tian famon? Ĉar la popolo vidas en li la esprimanton de siaj revoj kaj esperoj kaj martiron por siaj interesoj kaj sia feliĉo.

Taraso Ŝevĉenko naskiĝis 25.2.1814 en mizera vilaĝana kabano de bienula sklavo. Li mem ekkonis sur sia propra korpo la malfacilan sklavan vivon. Lia animo suferis por la tuta turmentita popolo, kaj lia voĉo estis la voĉo de l’ tuta popolo. Tio, kion li deziras, amas aŭ malbenas, tion saman deziras, amas aŭ malbenas la tuta popolo…

Li estis batalanto por libereco kaj feliĉo de ĉiuj mizeruloj. En 1847 la caro-ĝendarmo Nikolao I ekzilis lin Orenburgon kiel simplan soldaton. Al li estis malpermesate skribi kaj pentri (li ankaŭ estis talenta pentristo). Oni ne povas priskribi liajn suferojn kaj turmentojn. Tiele li travivis longajn dek jarojn, sed lia spirito ne estis rompita… kaj li restadis revoluciulo ĝis la fino de sia vivo.

Ŝevĉenko mortis 26. 2. 1861, ne atendinte tri tagojn, kiam okazis liberiĝo de l’ popolo el servuteco (29. 2. 1861). En tago de lia morto oni dediĉas en tuta Ukrainio grandajn memorkunvenojn al li en fabrikoj, kluboj, lernejoj kaj teatroj. Somere lian tombon en Kanev vizitas dekmiloj da ekskursantoj, laboristoj, vilaĝanoj, lernantoj. Kvankam li jam mortis antaŭ 67 jaroj, li restas viva en la memoro de la popolo. La legado de liaj verkoj donas al ni forton, energion kaj entuziasmon, por batali por la feliĉo de ĉiuj laboristoj en tutmondo.

Ĝis nun ne ekzistas esperantlingva traduko de liaj verkoj. La ukrainia ŝtata eldonejo promesas eldoni en proksima tempo «Ukrainian Antologion» esperante, en kiu ankaŭ troviĝos verkoj de T. Ŝevĉenko.

Soluro [?] (8745).

— pàgina 5 —

SENNACIULO — 379

La impreso de tiu ĉi batalo al la tutmonda Laboristaro estis grandega. Amerikaj, anglaj kaj francaj gazetoj priparolis ĝin en ĉefartikoloj. La laboristaro de Berlino ĉiutage kolektis 17 000 markojn por subteni la strikantojn. La interparoloj en la fabrikoj germanaj kaj ekstergermaniaj rilatis nur al la granda striko en Krimiĉaŭ. Dum tiu tempo oni faris por konataj kantoj novajn tekstojn pri la batalantaj geteksistoj. Post 24 semajnoj la laboristaro devis ĉesigi la batalon; ne ĉar la bruteco de la kapitalistoj estis venkinta, sed ĉar ili sukcesis dungi sufiĉe da strikrompantoj el la eksterlando. El tio lernu la tutmonda Laboristaro nuntempa. La pioniroj de la laborista movado en la heroa krimiĉaŭ-a laborbatalo malsukcesis pro la diseco kaj nesufiĉa klaskonscio de la propraj klasfratoj. La tiamaj krimiĉaŭ-aj teksistoj ne atingis la 10-horan labortagon; sed ke hodiaŭ ekzistas la okhora labortago, pruvas, ke morale ili estis la venkintoj.

La 23-an de septembro, okaze de la 25-foja datreveno, okazos tutgermana memorfesto pro ĉi tiu heroa batalo en Krimiĉaŭ. Gek-doj! Samprofesiuloj el la teksindustriaj lokoj tutmondaj (Manĉestr, Lyon, Bruselo, Lodz, Ivanovo-Voznesensk ktp.) sendu amason da salutleteroj al: Deutscher Textilarbeiter-Verband, Filiale Crimmitschau i. Sa., Herrengasse 13.

MIA DOMO

Mi priskribos mian novan loĝejon, komunuman domon, por ke vi povu kompari la anglan laboristan domon kun via.

Ni vivas en nova «vilaĝo» tute konstruita por la komunumo (aliaj vilaĝoj estis konstruitaj per la komunumo mem per senpera laboro, kiel ni nomas tiun metodon de socialista konstruado) kaj la vilaĝo formiĝas el vicoj de kvar kaj ok domoj po vico. La domoj de ĉiu vico estas konstruitaj tiele, ke la kvara domo estas la sama kiel la unua; la unuaj tri domoj entenas ankaŭ la samajn ĉambrojn kaj spacon, tamen lokitajn en diversaj aranĝoj.

Mi priskribos la unuan domon de vico. La «vivĉambro»¹) estas 5 metrojn longa, 4 metrojn larĝa kaj 4 alta. Ĝi enhavas karb-fajrujon kaj grandan fenestron, du pordojn, el kiuj unu kondukas al kuirejo, la alia al la duaetaĝaj dormoĉambroj kaj al malgranda vestejo apud la ŝtuparo. Tie ĉi troviĝas la «granda pordo», la antaŭa pordo, kiu kondukas al malgranda florĝardeno kaj al la strato.

La kuirejo, kiu havas la duongrandecon de la alia ĉambro, enhavas gaskuirilon, lavejon, manĝejon, ŝrankojn kaj keleton por karbo. Tra pordo oni forlasas la kuirejon al banĉambreto kun varmakvujo. La akvo estas varmigata laŭ volo per la karbfajro en la granda ĉambro. Varman akvon oni povas utiligi aŭ en la banejo aŭ en la kuirejo. Flanke de la gaskuirulo estas ankaŭ gasvarmigebla akvujo por la semajna tolaĵo. Elirante la kuirejon oni sin trovas en malgranda portiko kun la necesejo fronte kaj flanke la «malantaŭa» dompordo, kiu kondukas al ekstera vojeto kaj al legomĝardeno.

Kiel mi diris, la domo estas duetaĝa, kaj supre troviĝas tri dormĉambroj, unu tiel granda kiel la ĉambro malsupre, la du aliaj pli malgrandaj. La plej granda havas gasfajron, la aliaj nenian hejtilon. Ĉiu ĉambro havas fenestron, la du malgrandaj dormĉambroj kaj la kuirejo kontraŭ la legomĝardeno.

Ĉar nia domo bonŝance frontas kontraŭ parko, ni havas belan vidaĵon de la antaŭo de la domo. Trans la legomĝardeno ni povas vidi la plej proksiman vicon de domoj, la malantaŭa parto kontraŭstaras al la malantaŭa parto de nia vico. Sufiĉe apartigitaj ili estas por ne malebligi la sunbrilon kaj la trapason de freŝa aero. (Tio ne estas en la aliaj laboristaj domoj.)

La domo estas lumigita per elektra lumo kaj la kuiro okazas per gaso; pri ambaŭ zorgas la komunumo laŭ speciala «pordoma» prezo. Industriaj fabrikoj kaj magazenoj pagas laŭ «porindustria» prezo.

Sume nia minimuma pago devas esti po 5½ spesmiloj¹) por 3 monatoj kiom ajn da elektropovo ni uzas ĝis difinita kvanto. Por plua kvanto ni pagas kelkajn spesmilojn al elektro-unuiĝo. Gason ni pagas per antaŭpaga mezurilo, kiu troviĝas en la kuirejo. Proksimume ni havas kvarhoran gasservon por 2 spesmiloj. La luprezo de la domo estas po 4¼ spesmiloj por semajno.

Tiuj ĉi novaj domoj estas la plej karaj por la laboristaro. Sed ili havas ankaŭ multajn plibonigojn, kiujn laboristo neniam antaŭe povis havi. En ĉi tiu urbo oni detruas, post longa batalado kontraŭ la posedantoj, la malnovajn domaĉojn en la centro de la urbo kaj la elloĝigitoj havas la ŝancon lui tiujn ĉi novajn domojn. Sed ofte ili ne povas pagi la grandan sumon. La mezgranda laborista salajro por nekvalifikulo sumiĝas nur je 25 spesmiloj po semajno kaj ankaŭ la senlaboreco estas granda.

Mi tre ŝatas kulturi la ĝardenon. Ni ne posedis ĝin je la komenco de la jaro, kaj tial mi ne povis prepari la grundon kiel mi dezirus. Sed mi kulturas terpomojn, brasikojn, pizojn kaj rapojn. La rikolto, precipe de l’ terpomo, kiun ni manĝas multe, estas tre ŝatata. En la malgranda ĝardeno antaŭ la domo mi kulturas florojn laŭ «malgrand-burĝa» modelo. Ho, jes, ni estas nun tre «respektindaj»!

Ni estas tri kilometrojn de la centro de la urbo kaj tien kaj hejmen veturadas per komunuma aŭtobuso. Ĉar ni havas Radio-aparaton, dum la vespero ni povas restadi hejme kaj aŭskulti bonan (kaj aĉan) muzikon. Ĉar mi laboras je nokto-ŝanĝo, mi ne havas multe da tempo por aŭskulti. Dum 4 noktoj mi laboras en lanŝpinejo, po 12 horoj. Tiun aranĝon nia laboristaro preferas al la 5 noktoj 10-horaj, kiel laboras aliaj lokaj fabrikoj, ĉar ni havas longan semajnfinan libertempon. Por tiu laboro mi ricevas po 30 spesmiloj semajne. Sed nuntempe oni ofte laboras nur dum du aŭ tri nokto-ŝanĝoj semajne. La lanindustrio trapasas malbonan periodon.

Vendredon vespere mi gvidas esperantan grupeton de nia junularmovado «Socialistaj dimanĉaj lernejoj», multe studadas, aŭ klopodas perfektigi min je pli bona laboro. Mi interesiĝas pri ĉiuj sciencoj kaj fremdlanda literaturo kaj trovas, ke mia monujo ne enhavas sufiĉe da mono por kontentigi tute miajn dezirojn. Mi interesas la laboristajn kolegojn kaj ofte paroladas kaj legadas antaŭ socialistaj asocioj. La plej feliĉa momento en mia semajno estas, kiam la poŝtoficisto ŝovas la Sennaciulo-n en la leterkeston. Mi tuj ellitiĝas kaj senpacience preparas legi ĝin en la ĝardeno aŭ dum malbona vetero en lito. Mi ne estas mallaborema. Ĉu vi laboras nokte? Kaj mi ĉiam senprokraste kaj bone plenumas mian korespondadon.

K—A. (Anglio).

¹) Ĉefa ĉambro por kutima restado (ne por dormi). — Red.

¹) 1 spesmilo (esp. monunuo) = ĉ. 2 germ. mk., 2 ŝilingoj, 1 rublo.

[REKLAMO p.5] Someraj monatoj! Oni ekskursas! Oni kantas! La Proletaria Kantaro estos utilega al vi! Ne diru, ke ĝi kostas tro multe: Centoble rekompencata estos la mono elspezata por tiu libro! Prezo: 2,50 mk. g. Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio

— pàgina 6 —

380 — SENNACIULO

ORIENTPOLITIKO

En la laborista ĵurnalo «Dimanĉa Laboristo» regule aperas artikoloj sub pseŭdonimo de «Outpost». (ekstera gardanto). Tiu verkisto speciale pritraktas la internaciajn intrigojn de kapitalistaj registaroj. La praveco de liaj konkludoj kaj vereco de liaj informoj jam kelkfoje evidentiĝis okulfrapante. En n-o de 29. 7. 28 li skribis jenon pri problemo de Ĉinio…

«La dokumento de s-ro Kellogg al Ĉinio — multe pli grava ĝi ja estas ol lia «pac-dokumento» — estas definitiva paŝo kontraŭ Japanio. Ne nur kontraŭ Japanio, sed ankaŭ kontraŭ Britio. Lastan dimanĉon Japanio rompis la interrilatojn kun la Kuomintang-registaro. Lastan mekredon s-ro Kellogg agnoskis¹) tiun registaron ‘de facto’ (fakte) kaj proponis kontraktojn novajn por anstataŭi la malnovajn. Tiu ĉi konflikto verŝajne superregos la mondpolitikon dum longa tempo.

Japanio ruze procedis en Ĉinio kaj certe ne malprofitis. Lerte subteninte jen sudon jen nordon kaj ruze utiligante ĉiun pretekston por enmiksiĝi Japanio rikoltis al si profiton.

Ĝi rehavigis sian antaŭan pozicion en Ŝantung (kiun oni forprenis per la konferenco de Vaŝingtono). Japanaj soldatoj sidadas en Tsing-tao kaj Tsinan. La plej lasta «lum-ideo» de la imperialistoj en Tokio estas postuli pun-rekompencon por la «perfortoj» kaj okupi la urbojn kaj la fervojon kiel garantion. La apartigo de Manĉurio kaj Ĉinio estas preskaŭ kompleta. Japanio staras en Mukden kiel Britio en Kairo (Kajro). Tre ruza kaj sukcesa manovro, sed kun neevitebla rezulto de malamikiĝo kun Naciista Ĉinio. Kaj jen ĝustamomente aperas Usono.

Japanio estas malamiko — Britio pro stulta rifuzo de la Nankin-traktato ankaŭ estas malamiko. Usono, potencega financestro, sole flustras dolĉajn vortojn, proponas plibonigon de la rilatoj kun si. Kaj la Kuomintang, jam grandparte sub influo de Usono, nepre la orelon klinos al s-ro Kellogg. La nova registaro, la superreganta partio, entuziasme por-usoniĝos. Se ĝi povos, helpate de Usono, firme stariĝi, la eksterlanda politiko fariĝos por-usona, kontraŭ-japana.

Kaj kia potenco en la Pacifiko! Meditu pri nova Ĉinio post dek jaroj da usona financo kaj influo. La sorto de la Pacifiko estas en la manoj de tiu kombino. Ĉe la fino de la militado de Napoleono oni diris, ke Eŭropo estas superregata de brita financo kaj rusaj bajonetoj. Meditu pri usona financo kaj ĉinaj bajonetoj.

Jen la fono de la sentimenta pac-dokumento de Kellogg. La Eksterlanda Oficejo de Britio afekte ridas pro forigo de la influo de Sovetio. Kun okuloj nur por «bolŝevika minaco» ili ne vidis la taktikon de Usono, kaj la rezultoj de tiu forgeso estos rimarkindaj. Vaŝingtono celas kuniĝon kun la plej granda imperio de la mondo. Imperio, kiu povos siatempe dispecigi la britan imperion.

Jen la plano. Pri ĝia efektivigo, kiu povas diri ion? Eble Japanio luktos por kontroli Pekinon aŭ Nankinon. Eble Britio subtenos, eble ne. Kaj Ĉinio? La vera Ĉinio? La proletaro eble sukcese ribelos kontraŭ ĉiuj. Usono jam ekpaŝis — celas kontrolon de la nova Ĉinio kaj ĉion, kion tiu kontrolo signifas.»

Trad. 1242, Cardiff.

¹) Oficiale rekoni.

GRAVA ATENTIGO

Al ĉiuj SAT-perantoj! Al ĉiuj SAT-anoj!

En la balotilo sendita kune kun la Jarlibro troviĝas tre bedaŭrinda preseraro, kiu tute malkomprenebligas la pribalotatan proponon 3. Tiu propono ne rilatas al la paragrafo 5, kiel estas erare presite sur la balotilo, sed al la paragrafo 11, kiel estas ĝuste presite en la n-o 150/51, en kiu aperis la propono.

Ni tre ĉagreniĝas pro tiu eraro kaj insistas por ke ĉiuj perantoj, ĉiuj aktivuloj de nia movado atentigu la SAT-anojn pri necesa korekto.

La afero ŝajnas al ni despli bedaŭrinda, kaj nepre korektinda, ke temas pri propono, kies graveco estas esenca por la estonto de nia movado. Temas ja decidi, ĉu kreiĝos la sektorisma patriotismo, aŭ ĉu la tuta SAT-anaro fakte povos influi sur la gvidadon de la aparato en ĝia tuteco. Se nuntempe la afero ŝajnas sensignifa, principe ĝi estas tamen tre grava kaj meritas la atenton de ĉiuj voĉdonontoj. Ni ne dubas, ke ili konsentos kun la decido de la kongreso kaj akceptos la ŝanĝon.

Korektoj. Bonvolu korekti en n-o 200, pĝ. 362 (versaĵo, 2-a strofo, 3-a linio): devas esti «por» anstataŭ «per». En n-o 201, pĝ. 369, kol. 1, lin. 2, legu Tuj anstataŭ Iuj. Sama kol. lin. 34 legu kiom anstataŭ kiel; pĝ. 373, 2-a kol., 12-a lin. de malsupre «evidentigas» anstataŭ «-iĝas».

NI RIPOZAS

(En Ruĝarmea Ripozejo de Apudvolga militregiono en Samara gubernio)

Tie, kie la Volga faras akran angulon, la vaporŝipo longe kaj laŭte fajfas kaj alnaĝas al maldekstra alta bordo. Ĉe la elŝipiĝejo, apud vilaĝaj ĉaroj kaj fiakroj, okazas la unua interkonatiĝo de la ripozontaj militservantoj. Ĉiuj havas valizojn, korbojn, infanojn. Plene ŝarĝitaj veturiloj ekveturas, kaj viglaj stepaj ĉevaloj salte portas tra granda polva vilaĝo la alveturintojn kun ilia pakaĵo. En la estinta bieno de eksprinco Samarin nun estas aranĝita Ruĝarmea Ripozejo. Por malalta pago (35 rubloj) ĉiu militservanto ĝuas ĉi tie sian monatan libertempon, ricevante loĝejon kaj bonan, satigan, nutrecan manĝaĵon.

Nun estas printempo, kaj Volga, kovrinte per siaj akvoj la dekstran bordon ĝis bluanta en malproksimo monto kaj la maldekstran ĝis ĉirkaŭanta la ripozejon barilo, superakviginte insulon kun la arbaro sur la mezo kaj kunfluiĝinte kun maldekstrabordaj lagoj, atingas en tiu ĉi loko ses kilometrojn. Ĉiuvespere sur la tuta akva spaco disŝutiĝas kantoj kaj kordaj sonoj, kaj la ripozantoj kun gitaroj kaj mandolinoj promenas en la arbaro per la boatoj.

La «Domo de Ripozo» vidiĝas el malproksimo. Ĝi similas iom mezepokan kastelon, alta, bruna, kun diversaj ornamaĵoj, verandoj kaj fera balustrado. Sed ĝi ne faras malĝojigan impreson. Ĝia fasado sin turnas al Volga sur kovritan de suno placeton. Puraj sablaj vojetoj, bedoj, sur kiuj estas atendataj floroj, arbustoj de jam floranta siringo kaj klopodantaj en la sablo «ripozantaj» infanetoj — ĉio faras impreson agrablan.

La domo estas rekonstruita. La muroj odoras per freŝa farbo. La plafonoj brilas en sia blankeco. La ĉambroj estas ampleksaj, vastaj. Tiuj, kiuj alvenis kun la familioj, ricevis apartajn ĉambrojn.

La «tago de l’ ripozo» komenciĝas je la sepa horo. Post la sonoro la ripozantoj iras en lavejojn, ordigas sin kaj siajn ĉambrojn kaj kunvenas en granda manĝoĉambro en la malsupra etaĝo. Ĉi tie intermiksiĝis uniformoj de kavaleriistoj, infanteriistoj, aeristoj, artileriistoj. Multaj surhavas civilan veston, kaj oni ne povas rekoni, kiun rangon posedas la persono sin kaŝanta sub ordinara civitana jako. Ĉirkaŭe duono de la alvenintoj kunprenis la edzinojn kaj infanojn. En la manĝoĉambro estas laŭta bruo de voĉoj, ŝercoj kaj rido.

Post la unua matenmanĝo la ripozantoj disgrupiĝas. Tie oni okupas sin per teniso, ĉi tie — per kroketo, unu grupo ludas «urbetojn» (? Red.), alia — bilardon. Apud budeto kun duŝo staras malgranda vico da homoj kun lavtukoj. La akvo estas sufiĉe varma, kaj sub arda suno estas agrable sin bani sub la duŝo. Je la dekunua okazas pli satiga dua matenmanĝo. Poste rekomenciĝas la ludoj. Sed la grupoj

— pàgina 7 —

SENNACIULO — 381

EL LA HISTORIO DE L’ SOCIALISMO

Enkonduko: Komencante de tiu ĉi numero, ni publikigos sinsekve en «S-ulo» sub la supra titolo ĉapitrojn el la evoluo de l’ socialismo, priskribojn el la vivagado de eminentaj pioniroj de la laborista movado. Por eviti erarkomprenon, ni diru ke la vorto «socialismo» por ni ne signifas iun partion, skolon aŭ sistemon. Ĝi estas ĝenerala nomo, kiu signifas tuton de doktrinoj, aspiroj, celadoj kaj movoj politikaj kaj ekonomiaj, kiuj, sub diversaj formoj, direktiĝas al la sama celo: starigi pli bonan kaj pli justan socion, kiu certigus al ĉiu individuo senescepte la rimedon disvolviĝi komplete. Red.

I. Blanki kaj la Blankismo

Blanki¹) (1798—1854) ne postlasis socian doktrinon. Sed kiam la socialismo okupis la regionon de l’ politika agado, formiĝis tuta partio socialista, kiu estis inspirita de l’ politikaj kaj sociaj ideoj de la granda revoluciulo.

Blanki estis socialisto. En siaj agoj, siaj paroloj, siaj defendoj, siaj artikoloj, fine en siaj du volumoj de «Socia Kritiko» li traktis kaj pridiskutis preskaŭ ĉiujn problemojn starigitajn de la socialismo. Li ĉiam konsideris la komunismon kiel la finon de l’ homara evoluo. Lia socialismo estis precipe kaj memvole negativa: Blanki ne kredis al la efikeco de sistemoj konstruitaj tute el unu peco, kiuj lasas, sume, la socialismon en la regiono de l’ filozofio kaj de la literaturo. Li ne kredis plie al la utilo de partaj reformoj greftataj sur la vermotrua konstruo de l’ burĝa socio; li kredis, ke la Revolucio estis haltigata de la revoluciema burĝaro, interrompata de la unua Imperio (en Francio), parte detruata de la Restarigo¹) kaj ke, depost 1830, la burĝaro forkaptis por sia profito tion, kio konsistigis la akirojn mem de l’ Franca Revolucio. Konsekvence, la batalo devus esti rekomencata de l’ Proletaro kontraŭ la uzurpema burĝaro; sole venka ribelo, sekvata de diktatoreco, povus nuligi la pasinton kaj meti la fundamentojn por la demokrata kaj socia respubliko, en kiu la civitanoj evoluus fine libere al la ŝtatkomunismo. En multaj punktoj Blanki estas disĉiplo de Babef²). Li superis sian majstron per la pensalteco kaj erudicio³), egalis lin je batalemo, kuraĝo kaj heroeco.

[BILDO p.7 | 35,15,49,30] Desegnita portreto de Blanki: maljuna viro kun blanka barbo kaj lipharoj, en malhela vesto kun alta kolumo.

La agrimedoj, kiujn rekomendas Blanki, estas ekskluzive revoluciaj: ribelo, diktatoreco, dekretoj por detrui la individuisman socion, restarigo de la socia komuno, federacio de komunoj en la demokrata respubliko, unueca kaj nedividebla, fine sinsekva kunligiĝo de la respublikaj ŝtatoj samkonstituciaj.

¹) France: Blanqui.

¹) France: Restauration (1814—1830). ²) France: Babœuf. ³) Instruiteco.

fariĝis pli malgrandaj. Supran kaj malsupran balkonojn okupis amatoroj de suno. Kun ĉiu varma tago ili plimultiĝas. Unu grupo foriris kun la pilko en la stepon, la alia forveturis en la boatoj sur la riveron. La infanojn prenis «Onklino Ŝura», sperta instruistino, adorata de la infanoj. Dank’ al ŝi, la gepatroj ĝuas la «tagon de l’ ripozo» preskaŭ seninterrompe.

Je la 15-a horo ĉiuj denove kunvenas en la manĝoĉambro. La tagmanĝo konsistas el tri tre bongustaj, satigaj, ĉiutage diversaj manĝaĵoj. Boatamatoroj jam pripensas novan riverpromenon, sed la sonoro sciigas pri deviga «dormohoro». La placetoj kaj verandoj momente malpleniĝas, kaj la Ripozejo provizore silentiĝas. Post du horoj ĝi denove vekiĝas. La placetoj repleniĝas. La aero fariĝis pli freŝa, la suno malleviĝas, kaj plej akre ludas piedpilkistoj. La granda balancilo ankaŭ estas superplenigita.

Post la vespermanĝo, kiam skarlata suno, orumante la riveron kaj brulante kiel hela flamo en fenestroj de la domo, malsupreniras post la monton ĉe violkolora horizonto, en la domo ekbrulas lampoj kaj komenciĝas ĉambraj ludoj. Oni ludas ŝakon, damon, domenon; iu subite trakuras per la mano sur la klavoj de l’ piano, kaj komenciĝas improvizita «festvespero» kun muziko, kantoj kaj dancoj.

Sed se la vetero estas tre bela kaj la aero varma, la ripozantoj denove disiras en la ĝardeno, kaj ĝis la finsonoro mem en lumo de luno vidiĝas homaj siluetoj kaj de Volga portiĝas, kune kun kapturniga aromo de floroj, kanto pri Stenjka Razin.

Kaj nur, post kiam preter la domo, tranĉante la noktan silenton, tranaĝas, frapante per la radoj, hele lumigita belega vaporŝipo kaj post ĝi sonoras la sonorilo, — la ĝardeno malpleniĝas kaj la Ripozejo komencas sian ĉiutagan okhoran dormon. Tiel pasas, tagon post tago, la monata ripozo de la militservantoj en la Ruĝa armeo.

V. Varankin (1116).

Tago el la vivo de ŝipa maŝinisto

Por ŝipmaŝinistoj la tago dividiĝas je tri deĵoroj. Ordinara deĵoro daŭras kvar horojn: 12-a—4-a; 4-a—8-a; 8-a—12-a tage kaj nokte. Kiel tria maŝinisto mi deĵoras de 12-a—4-a horo, la dua deĵoras de 4-a—8-a, la ĉefmaŝinisto de 8-a—12-a (sed la kvara maŝinisto fakte deĵoras por li). Kompreneble ĉio ĉi okazas sur ŝarĝoŝipo, ne sur pasaĝerŝipo, kiu lasta havas multajn maŝinistojn, se ĝi estas grandega.

[BILDO p.7 | 76,22,90,36] Foto de juna viro kun malhela hararo, en jako kun blanka ĉemizo kaj kravato.

Je la 23.45-a horo nokte la 4-a maŝinisto malfermas la pordon de mia kajuto kaj diras: «Unu sonorilo» (t. e. unu frapo sur la ŝipsonorilon). Mi vekiĝas kaj respondas «Jes». Kiam mi estas tute maldorma, la 4-a maŝinisto forlasas mian ĉambreton. Mi estas dormema, sed mi ne devas revi, tial mi ellitiĝas, lavas kaj vestas min. Tiam mi atendas okoblan frapon sur la sonorilon. Ding-ding, ding-ding, ding-ding, ding-ding. Mia deĵoro nun komenciĝis. Mi eniras la maŝinĉambron kaj malsupreniras la ŝtupetaron. Tiam mi palpas diversajn partojn de la maŝinegoj por certigi min, ke ili estas malvarmetaj. Poste, mi rigardas vitrajn montrilojn sur la kaldronegoj por certiĝi, kiom da akvo ili enhavas. Tiam mi iras malantaŭ la maŝinegojn kaj ekzamenas la pumpilojn. Unu el ĉi tiuj cirkuligas marakvon tra la kondensilo (densigilo), kaj tiele la uzita vaporo akviĝas. Alia pumpas la kondensitan (densigitan) akvon en la ŝipkaldronegojn. Poste, mi iras al la fino de la ŝipo (apud la helico) per tunelo. Supre la tunelo estas la ŝipŝarĝo. La tunelo etendiĝas de la maŝinĉambro ĝis la fino de la ŝipo. Turniĝas en ĝi la ŝafto¹), kiu kunigas la maŝinegojn kaj la helicon. Nun mi revenas al la maŝinĉambro kaj diras al la 4-a maŝinisto, ke «ĉio estas en ordo». Tiam li eliras el la maŝinloko kaj mi estas tute sola. Ĉi tiu deĵoro estas tiel malbona, ke oni nomas ĝin «la tombeja deĵoro», ĉar ĉio estas silenta escepte la bruegon de la maŝinegoj. Nun mi iras al la hejtholdo²) por kontroli la purigon de la fajroj. Post kelke da minutoj mi revenas al la maŝinĉambro. Tre ofte mi konstatas per la vitraj montriloj la kvanton da akvo en la kaldronegoj. Ĉar se mankus

¹) Horizontala akso. ²) Ejo, kie la hejtistoj ŝovelas karbon en la fajrujon de la kaldronegoj.

— pàgina 8 —

382 — SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

INTER NI

Neŭtralulo ekparolis: «Kiam mi konstatis, ke la esperantistaj laboristoj aparte organiziĝas, tio kaŭzis al mi ĉagrenon. Mi opiniis, ke tia apartiĝo povas nur malfortigi la tutan movadon kaj ne kredis, ke la laboristoj kapablos starigi vere vivan organizon. La sperto montris, ke mi eraris: SAT ja havas tian vivkapablecon kaj viglecon, kian mi ne antaŭvidis. Sed atentu! ekzistas en via movado sufiĉe da disigeblecoj. Vi faris nur laŭklasan fendon; ĉu ne venos la tago, kiam en via movado aŭdiĝos voĉoj predikantaj laŭpartiajn fendojn?»

Nia neŭtralulo ne parolis malsaĝe. Estas vero, ke la ideo pri laŭpartia organiziĝo povas facile naskiĝi en senpripensaj kapoj. Ĉe la fonda epoko de SAT estis eĉ K-doj, kiuj subtenis, ke nur la laŭpartia organiziĝo de la esperantistoj estas racia kaj alcelinda. Tamen tiu vidpunkto ne sukcesis; malgraŭ neeviteblaj disputoj kaj miskomprenoj, nia movado antaŭeniris per la helpo de diverspartiaj, diverstendencaj elementoj. Kaj tio estis nepra kondiĉo de sukceso.

Ni supozu, ke la malvolviĝo de la laborista esperanta movado jam fariĝis tiom ampleksa, ke oni povus kun ŝajna praveco paroli pri laŭpartia organiziĝo. Oni devas unue rimarki, ke tia eventualeco estas tre malproksima. Due estas tute neeble antaŭvidi tute precize, kiel statos la tiama laborista movado. Sekve oni simple fantazias, parolante pri la plej bona maniero organizi movadon en epoko, kies konkretaj kondiĉoj estas al ni nekonataj.

Laŭpartia organiziĝo de esperantistoj ekster ilia propra partio ŝajnas al mi sensencaĵo. Kiam ekzistos objektivaj kondiĉoj favoraj al la laŭpartia organiziĝo, tiam la partioj mem devos preni en la manojn la esperantan aferon; la partioj mem devos organizi kursojn kaj jam utiligi praktike nian lingvon. La demando pri laŭpartia organiziĝo de la esperantistoj ne tiam plu ekzistos…

— Sed kio okazos kun SAT tiutempe?

— Kio okazos? Mi ne estas profeto kaj sekve tian demandon respondi mi ne povas. Estas tamen supozeble, ke nia Asocio ĉesos esti superpartia organizo; ke ĝi starigos al si precizan soci-politikan programon, kiu tute certe ne akordiĝos kun tiu de la aliaj politikaj partioj. Kredeble la sennaciismo fariĝos la bazprincipo de la tutmonda partio. Dume, la sennaciismo povas esti en SAT nur tendenco, kies rajtoj ne estas pli, nek malpli grandaj ol tiuj de la aliaj tendencoj. Nia Asocio estas ja sennacieca laŭ sia strukturo, sed tio tute ne signifas, ke ĉiuj SAT-anoj devas konfesi sennaciismon. Mi ripetas: oni simple fantazius, se jam nun oni volus difini kian sorton havos SAT, kiam ĝia nuntempa celo estos pli malpli atingita. Ni simple plenumu niajn ĉiutagajn taskojn kaj ne rompu al ni la kapon por ekscii, kiel la SAT-anoj devos konduti post 50 jaroj…

E. L.

Nia vortaro bezonas ordon

Se ni publikigas la ĉi suban artikolon, tio ne signifas, ke ĉiurilate ni konsentas kun ĝia enhavo. K-do Krjukov havas certe kelkajn ideojn, kiuj ŝajnas al ni aprobindaj je teoria vidpunkto. Sed la demando estas multflanka: Logiko, reguleco, internacieco, analogio, eŭfonio, tradicio (esperanto jam ekzistas de pli ol 40 jaroj) interbatalas en la vivo de nia lingvo, kaj estas malfacile jam nun antaŭvidi, kiu el tiuj diversaj faktoroj venkos en la batalo por findecidi pri la formo de multaj vortoj.

E. L.

Novaj precipe postzamenhofaj vortoj (similaj al kooperacio, kooperativo, ekzekutivo) enportas en nia vortaro grandegan malordon. Ili komplikas la vortaron k ofte rompas gramatikajn regulojn de vortfarado k etimologian unuecon de la tuta lingvo. Laŭ la regula gramatika senco la nova vorto ekzekutivo (ekzekut+ivo) signifas kapabla ekzekuti, sed kiel radikvorto ĝi estas sinonimo de plenumkomitato! Saman konfuzon enportas kvazaŭsufikso -acio, kies uzo ofte vidigas malakran lingvosenton de tiuj, kiuj senhonte k senbezone acias k icias (organizacio, civilizacio, nacionalizacio, deklamacio anstataŭ simplaj k laŭregulaj — organizo, civilizo, alnaciigo, deklamo ktp.).

La kaŭzo de l’ senordo kuŝas plejparte en tio, ke ĉiuj ĉi regulrompantaj vortoj kun evidentaj sufiksoj -iv, -oz, -io, venis antaŭ ol ĉi sufiksoj oficialiĝis¹). Nun la sufiksoj -iv, -oz k -io signifas: kapabla, riĉa k lando aŭ scienco, okupo. Kaj kiam estis enkondukataj la vortoj kooperativo, ekzekutivo, grandioza, astronomio k. s., la sufiksoj -iv, -oz, -io ne ekzistis k tial nenion signifis.

¹) Eraro: tiuj sufiksoj ne ankoraŭ oficialiĝis. — Red.

akvo en ili, ili eksplodus kaj detruus la ŝipon.

Je la 0.30-a h. matene mi oleas la maŝinojn, kaj tio okazas ĉiujn tridek minutojn. Kvankam mi estas laca, mi ne devas sidiĝi, ĉar tiam pro laceco mi ekdormus. Mi rigardas la turnadon de la maŝinoj, kaj por ke mi ne difektu ilin, necesas ke mi estu atentega. Malrapide la horoj forpasas, kaj kiam la horloĝo montras la 3.45-an h., mi ĝojas kaj iras por veki la 2-an maŝiniston. Je la 4-a horo mia deĵoro finiĝas. Tiam mi banas min kaj enlitiĝas je la 4.30-a h.

La maŝinist-servisto vekas min je la 7.45-a h. kaj mi matenmanĝas. La laboro denove komenciĝas je la 9-a h. kaj mi riparas la ferdekajn maŝinojn, kiuj ŝarĝas kaj malŝarĝas la ŝipŝarĝojn. Tiu ĉi laboro daŭras ĝis la 11-a. Tiam mi estas libera ĝis tagmezo, kiam mi tagmanĝas. Dudek minutojn poste mi deĵoras denove en la maŝinĉambro ĝis la 16-a h. Tiam mi alivestas min, kaj temanĝo okazas je la 17-a. Poste mi interparoladas kun la maatoj¹) kaj la aliaj inĝenieraj oficiroj. Je la 19-a mi enlitiĝas por prepari min por la mezdeĵoro (0-a—4-a h. nokte). Tial mi laboras 10 horojn ĉiutage escepte sabate kaj dimanĉe, kiam mi faras du kvar-horajn deĵorojn. Tio estas minimume 66 horoj ĉiusemajne.

Se la maŝinoj difektiĝas, la maŝinistoj devas laboradi nokte kaj tage por ripari ilin. Apud la ekvatoro la maŝinloko varmegiĝas, kaj la temperaturo leviĝas je 50 ĝis 55 centigradoj. Tiam la ŝvito fluas el la korpo kaj saturas la malpezajn vestojn, kiujn oni portas. Ofte ne venteto venas en la maŝinejon. Oni oleas parton de la maŝinegoj, tiam revenas sub ventolilon por iom malvarmiĝi. Post kelkminuta ripozo oni finas la oleadon. Post kvarhora deĵoro oni estas ellacigita. Oni ŝvitas tage kaj nokte. La manĝaĵoj ne akordiĝas kun la klimato. La ŝipposedantoj ne variigas la manĝaĵojn, ĉar tio kostus monon kaj la nutraĵoj estas ĉiam samaj: la ŝipposedantoj ne veturas sur siaj ŝipoj, sed sur pasaĝerŝipoj.

¹) Marista suboficiro.

La ŝipanaro estas libera dimanĉe, kiam la ŝipo kuŝas en haveno. Sed la ŝipposedantoj penas elirigi, ĉiurimede, la ŝipojn el la haveno antaŭ dimanĉo. La britiaj ŝipposedantoj diras: «Ni estas malriĉuloj», sed kiam ili mortas, la Britia Regna Kaso multe mongajnas. La malbonan nutraĵon oni ricevas senpage, sed ĉi tio okazas nur sur ŝipoj, kiuj faras longdaŭrajn marvojaĝojn.

La salajro dependas de la grandeco de la ŝipo. Tial, laŭgrade, mi gajnas £ 14—10—0 ĉiumonate. Ne estas mirinde, ke pro malbona nutraĵo, troa laborado, klimato, moskitoj ktp. la maristoj malsaniĝas. Pro tio mi devis eniri Dartmouth-(Darmes-)hospitalon, suferante je pneŭmonio¹) kaj mia salajro finiĝis, kiam mi eniris ĝin. Karaj K-doj, kompatu la britiajn malriĉajn ŝipposedantojn!

E. Browell (9855)

¹) Malsano de la spirado.

— pàgina 9 —

SENNACIULO 383

Do nun ni devas revizii ĉiujn similajn novajn vortojn k konformigi ilin al spirito k al reguloj de nia lingvo, por ke ili ne rompu nian fundamenton. La vorto grand+i+oza post enkonduko de l’ sufikso -oz fariĝas regulrompanta pro la superflua interlitero i (grandoza nun devas signifi ĝuste tion, kion signifis grandioza). La vortoj mag+io, astronom+io, telefon+io k. s. signifas: sciencoj aŭ fakoj de mago, astronomo, telefono. Ili fariĝas derivaĵoj. Krome — ĉi nova signifo de l’ sufikso -io etimologie sencigas k bone klarigas vortojn similajn al jenaj: filio (fil+io), konfesio (konfes+io), partio (part+io), kolegio (koleg+io), direktorio (direktor+io), religio (relig+io), unio (un+io) k. s. Ĉi signifo de l’ sufikso -io estas vere internacia. Ĝin havas ne sole romanaj lingvoj, sed same slavaj (en la rusa semireĉ+ie = sepriver+io, ĉernoknij+ie = nigrolibr+io = mag+io, upravlen+ie = scio aŭ fako direkti ktp.). Ĝia enkonduko k oficialigo estas utila k ĝustatempa k tial estas vera devo de bona LK zorgi pri surfundamentigo de plua evoluo de esperanto.

Ĉi sube mi donas kolektitan de mi liston da vortoj regulrompantaj, kun laŭregula formo montrita paralele dekstre kontraŭ ĉiu el ili:

Aviacio aviado (aviilo, aviileto, aviisto, aviilejo ktp.)
astronomiisto astronomo (derivaĵo astronom+io)
administracio administro aŭ administr+io, administrejo, administranto ktp.)
arĥitekturo arĥitektarto (radiko arĥitekto — isto)
agrikulturo Agrokulturo (agroleĝo, agromovado, agristo ktp.)
atletiko atleto (atletio)
analogia analoga (akceptita de LK)
brodkasto disaŭdigo (disaŭdigilo, radio-disaŭdigo ktp.) (radio-sendilo, radio-akceptilo)
civilizacio civilizo (civilizeco, civilizanto)
centimetro centonmetro (kiel dekonmetro, milonmetro ktp.)
cirkelo cirklilo (kiel liniilo, cirkli = fari cirklon)
centralizacio alcentrigo, alcentriĝo
dispozicio dislokiĝo, dislokigo
demonstracio demontro (stratdemontro, demontriro ktp.)
deklamacio deklamo
direkcio direktio aŭ pli simple la direkto (koleg+io de direktantoj)
decimetro dekonmetro (centonmetro, milonmetro)
dekametro metrodeko (kiel metrocento, metromilo ktp.)
delegacio delegitaro (radiko deleg’)
decimala dekuma (centuma, dekduuma, triuma ktp.)
dislokacio dislokiĝo, dislokigo
diferencialo diferenciilo, diferencio = perdiferenca kalkulo (kondiĉa), ĉi vorto devas esti klarigita k oficialigita
ekskluzive eksklude (kiel konklude, enklude)
emancipacio emancipiĝo, emancipigo
ekspedicio ekspedo (ekspeditaro, ekspedejo, ekspedi)
ekzekutivo plenumkomitato (ekzekutivo estas kapablo ekzekuti)
ekspozicio ekspozejo (ekspozi, ekspozato, ekspozanto)
feminismo virinismo
fakultativa nedeviga
emisio moneldono
grandioza grandoza
gimnastikisto gimnasto
inkluzive enklude (kiel konklude, eksklude)
iniciativo iniciato (iniciati; iniciatinto — ne iniciativinto, iniciat+io = kapablo iniciati)
iluminacio ilumino
internacionalo internacio
imperialismo imperiismo (kiel internaciismo, spiritismo ktp.)
inflacio moninvado
kilometro metromilo (kiel metrodeko, metrocento ktp.)
konklude kiel enklude, eksklude
kolektivismo okaze ne estas regulrompanta. Kolektivo devas havi du signifojn: 1. kapablo kolekti; 2. aro da samfakanoj.
konstelacio kunstelaĵo (ne stelaro)
konkurenco konkuro (konkuri, konkuranto, ne konkurencanto)
kolekcio kolekto
koncentra samcentra (koncentracio = densiĝo, grupiĝo)
kooperacio koopero, kooperio (radiko kooperi)
kooperativo koopervendejo, koopermagazeno, koopersocieto, -ejo (kooperivo = kapablo kooperi)
komisariato komisario (koleg+io de komisaro)
konservativa konservema, konservemiva
laboratorio laborejo, eksperimentejo, provejo
legitimacio laŭleĝigo
lingvistiko lingvistio (lingvisto)
militarismo okaze ne estas regulrompanta
ministerio ministrio (koleg+io de ministro)
Mediteraneo Meztermaro (meztermarano ktp.)
milimetro milonmetro (kiel centonmetro, dekonmetro ktp.)
manifestacio manifestado (manifesti, manifestanto ktp.)
nacionalizacio alnaciigo
klasifikacio laŭklasigo
ekspropriacio elproprigo
prostitucio prostituo
provincialismo provincvorto, provincesprimo (tute ne ismo). Nia vortaro ne devas esti registrilo de ĉiu sensencaĵo simila al la vorto provincialismo. Estus tre bone tute ne registri similajn mallogikaĵojn, eĉ se ili estas «internaciaj».
relativa rilativa (rilat+ivo)
protektorato protekto
observatorio observejo, stelobservejo, ĉielobservejo, astronomiejo.
oponento opozanto
opozicio opozo (opozi, opozanto, opozemo)
procesio soleniro (kiel funebriro, demonstriro ktp.)
pacifismo pacigismo aŭ simple pacismo
redakcio redaktio (koleg+io de redaktantoj)
racionalizacio laŭraciigo
subvencio subteno, monsubteno
tranzite transe
spiritualismo idealismo en filozofio, animismo en etnogr., spiritismo en okult.
pontono flosponto
reklamacio deklaro
rekvizicio rekvizo (rekvizi, rekvizanto)
referento referanto (refero, referi)
evolucio evoluo
individualismo individuismo (kiel internaciismo, imperiismo, militarismo)
revizio revizo (radiko reviz’, revizi, revizanto ktp.)
Siberio Sibirio (ĉar estas Novosibirsk ktp.)
proletario proleto
kvalifikita kvalitita, kvaliteca
prokuratoro prokuranto, prokuristo (radiko prokur’-) zorgo pro komisio

Nia vortaro devas havi nur vere bezonajn vortojn k radikojn. Novaj vortoj ne devas ŝarĝi nian vortaron, nek rompi unuecon de fundamenta gramatiko per enkonduko de novaj kvazaŭ «internaciaj» radikoj facilanime, senbezone k sensprite. Plej grava devo de LK, de ĉiu konscia esperantisto ne estas gardo de konservema k fakte reakcia «lingva disciplino», sed gardo de laŭfundamenta, laŭregula evoluo de esperanto. Notu bone, ke reguleco k simpleco de vortfarado kiel simpleco de ĉiu laborilo estas samnomo de perfekteco. T. n. «internaciaj vortoj» (aparte kiam ili estas tiom monstraj kiel demonstro aŭ demonstracio) fakte rompas Fundamenton, ĉar ili tute malatentas logikon k regulojn de vortfarado k ŝarĝas vortaron per novaj, sensspritaj k superfluaj radikoj.

M. Krjukov.

DISKUTEJO

Ni ricevis jenan leteron:

Bremen, la 26-an de julio 1928.

En la n-o 199 de «S-ulo» mi tre interesite legis la artikolon «Inter ni». Jam delonge mi intencis fari, kion la tie menciita K-do faris, nome kritiki vian prinacian vidpunkton.

Mi taksas tre danĝera vian propagandon (1) de l’ «pura» sennaciismo. Facile la SAT-anaro tiele povas fariĝi el gvidtrupo de l’ internaciisma proletaro kvazaŭ defendanto de l’ imperialismo. Se vi volas encerbigi al la proletoj de l’ potencaj imperialistaj ŝtatoj (Eŭropo, Usono kaj Japanio) la marksajn vortojn: «La proletoj ne havas patrion» — mi tutkore konsentas. Tute alia estas la afero ĉe subpremataj popoloj kiel ekz. la ĉinoj (2) aŭ hindoj (3). Ili tute nature kaj prave taksas la fremdajn imperialistojn kiel siajn ĉefajn ekspluatistojn. La popolo simple rilatus al vi kiel al agento de l’ imperialismo, se vi predikus al ĝi (4) sennaciismon. Ĉu vi eble rekomendas al la Nikaragvaj batalantoj (5), ke ili forĵetu la armilojn? (Cetere mi memoras, ke mi iam legis en «S-ulo» similan artikolon). — Aŭ al la ĉinoj? Ĉu vi estas kontraŭ la nacia liberigmovado en Egipitio (6) aŭ en la okcidenta Ukrainio? La nacia liberigmovado en la kolonioj estas tre forta subteno de l’ proleta klasbatalo en la imperialistaj ŝtatoj kaj same de Sovetio. Se la revoluciaj partioj agus en tiu ĉi demando kiel vi (7), ili detruus sian bonfamon ĉe la subpremataj nacioj kaj malrapidigus tiel la venkon de l’ prol. revolucio. Certe la nacia revolucio estas ankoraŭ burĝa revolucio, sed nur ĝi kapabligas la laboristajn

[REKLAMO p.9] La multkoloraj, ilustritaj poŝtkartoj de SAT estas unika provo, bilde esprimi nian idealon. En la korespondado kun varbotoj tiuj kartoj estos tre utilaj al vi. Tial aĉetu ilin ĉe la Administrejo de SAT, R Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27. La kompleta serio, konsistanta el 5 diversaj kartoj, kostas 0,50 g. mk.

— pàgina 10 —

384 SENNACIULO

amasojn al porsocialisma klasbatalo kontraŭ ilia propra burĝaro. Vi neas la necesecon por SAT-anoj partopreni nacian liberigbatalon. Mi diras male: Ili nepre partoprenu (8), laŭeble gvidante la movadon. Ni ne revu pri sennaciismo, sed batalakiru ĝin!

Kion vi proponas, kara K-do, estas anarkista, ne marksista metodo. Kiel la anarkistoj (9) en la politiko komencas je la finrezulto de la prol. klasbatalo, nome la komunismo, ne pripensante, ke ili nune devas batali kontraŭ la centraligita potenco de l’ kapital. ŝtato, tiel same vi revas pri la finrezulto de niaj klopodoj, ne rigardante la objektivan situacion. Ambaŭ specoj de anarkismo ne utilas, sed malutilas al la liberigbatalo de l’ Proletaro.

Kun prol. saluto via

Kurt Brumlop.

Rimarkoj: 1. Se mia vidpunkto estas erara k se oni lasas, kiel ni faras, la liberecon diskuti, mia «propagando ne povas esti danĝera». 2. Tie ni havas 6 abonantojn. 3. Tie ni ne havas eĉ 1 abonanton. 4. En la kritikata artikolo estas dirite: «Neniam ni proponis al nesamlingvanoj nian taktikon…» 5. Jes, certe! — aŭ prefere ili uzu ilin kontraŭ sia propra burĝaro¹). 6. Mi estas nek kontraŭ, nek por: mi simple estas konvinkita, ke post la nacia liberiĝo de Egiptio, la tieaj proletoj restos — proletoj. Same kiel okazis al la poloj, ĉeĥoj ktp. 7. Mi tute bone komprenas, ke la gvidantoj de partioj agas aliel ol mi; mi provas konvinki nur lab. esp-istojn, ne aliajn. 8. En la Statuto de SAT nenio kontraŭdiras al tio; mi eĉ ĉiam kontraŭstaras al la emo de kelkaj K-doj enprogramigi la sennaciismon. 9. Pri la praveco de tiu aserto, oni legu en «S-ulo» n-o 198 la artikoleton: «Pri fama manifesto».

Mi simple aldiru, ke pri miaj skribaĵoj respondecas nur mi — k en iu «Inter ni» (n-o 193) mi eĉ argumentis, ke patriotoj povas aliĝi al SAT. Mi celas ĉefe pripensigi la legantojn k neniel intencas trudi miajn ideojn. Se K-do K. B. volas volontiĝi en la armeeton de Nikaragvo por batali kontraŭ la plej teknike evoluinta Usono, nu, li faru; ni ne riproĉos al li pro tio, ke li defendos la interesojn de la Nikaragvaj burĝoj. E. L.

EL NIA LETERARO

K-do el Bath (Anglio) skribas al ni i. a.: «…: Vi akre riproĉis en S-ulo» mian malbonan esperanto-scion. Sed pripensu, ke mi estas ĉi tie la sola SAT-ano, laborista esperantisto. Bath estas urbo de parazitoj. Sekve de mia izoleco estas por mi tre malfacile ellerni bone la lingvon, ĉar mi ne havas okazon interparoli. Sed mi legas «S-ulo»-n kaj interŝanĝas leterojn kun eksterlandaj K-doj. Ses jarojn mi estis ministo (ĝis 1914), poste malsanulo kaj en jaroj 1919/20 preskaŭ ĉe morto. Sed mi resanigis min per herbaĵoj, ne plu fumis kaj ankaŭ partoprenis korpkulturon; tamen mi neniam tute resaniĝis. Mi demandas vin, kial vi enmetas tiom da artikoloj pri ateismo en la gazeto. Liberpensulo laŭ mia opinio estas homo, kiu la penson tenas libera kaj ne estas dogma fanatikulo. Ni nenion povas scii pri ekzisto aŭ neekzisto de dio; sekve ni ne okupu nin pri tiaj demandoj, sed prefere pensu pri klasbatalo, pri nia ekonomia situacio, nia ekspluatateco kaj metodoj por liberiĝi…

Via W. P. Reed (11 753).»

¹) Aliparte nia K-do tro facile forgesas, ke la nuntempaj Nikaragvanoj estas la posteuloj de subpremintoj, pli ĝuste, de ekstermintoj. Estas ja bone konate, ke la «sendependaj» popoloj el Ameriko estis grandparte ekstermataj de la Hispanoj. Usono ne celas nun ekstermi la Nikaragvanojn, sed nur elfosi kanalegon por komunikigi la Pacifikan k Atlantikan oceanojn. Kaj mi havas la konvinkon esti tute en akordo kun la marksismo, asertante, ke tia entrepreno pli akcelas la historian procezon ol la «heroa» batalo de la patrioto Sandino por la sendependeco de «lia» lando.

Malfermita letero

Mi, kiel SAT-ano, sciigas al ĉiuj K-doj, ke mi nun eksiĝis el neŭtrala burĝa organizo «Interniaro» k nun mi havas neniajn interrilatojn kun ĝi.

Kiev, 25. 6. 28. N. Dujkin (8747).

Malfermita letero

La subskribinto, estante ne tute konscia pri esenco de neŭtralaj esperantistaj organizoj, aktive partoprenis neŭtralan organizon TEJA (Tutmonda Esp. Jun. Asocio). Nun, kompreninte ĝian esencon, mi ne povas plu restadi en la organizo k eksiĝas el ĝi.

Kiev, 1. 7. 28. B. Judkin (9085).

SENDSTACIOJ KAJ ESPERANTO

Kelkaj radio-sendstacioj jam aplikas esp-on por disaŭdigo. Tamen la plej multaj ankoraŭ ignoras la intern. lingvon. Ni SAT-anoj radio-amatoroj ŝatas aŭdi esp.-lingvajn disaŭdigojn de la stacioj, aŭdeblaj de ni. Sed ofte tiuj stacioj ne uzas esp-on. Ni devas postuli de ili enprogramigon de esp-o. Sed kiel? Leningrada distrikta kom. de SEU proponas al siaj membroj sendi amase leterojn al la stacio, kun postulo enkonduki esp. horon. Ĉu tiu rimedo estas trafa? Mi opinias, ke ne. SEU-ano, kiu aŭdas Leningradan sendstacion, ja bone komprenas rusan lingvon. Sekve ne povas konvinki la stacion la argumentoj de samlingvanoj. Tamen, se ni turnas nin al stacio, kiu disaŭdigas en alia lingvo, ni povus havi sukceson. Mi aŭdas ĉe radio-akceptilo de K-do nur du staciojn, tiun de Leningrado kaj de Helsinki. La unuan mi bone komprenas, la duan tute ne, ĉar mi ne scias la finnan lingvon. Sekve mi devas skribi al la Helsinka stacio postulante enkondukon de esp-o, ĉar mi ne komprenas la nacilingvon. Se 50—100 aliaj K-doj sendos same tiajn leterojn, eble la sendstacio plenumos nian postulon. Sed por trovi la adresojn de tiuj stacioj, mi proponas, ke la koncernaj K-doj donu per «S-ulo» la adresojn de la konkerotaj sendstacioj. Ekz. mi petas finnlandajn K-dojn, sciigi per «S-ulo» la adreson de la Helsinka radio-stacio. Samtempe miavice mi donas la adreson de la Leningrada stacio por tiuj, kiuj ĝin aŭskultas: Leningrad, ulica Gercena n. 37, v Radio — peredaĉu. (4608)

Donacoj al SAT kaj ĝiaj Organoj

Fera Gvardio: Fedotov (Kiev), brikoj por julio ĝis dec. 1927 — 3 rubl.; Stefan (Iv.-Voznesensk) 5 rubl.; Neniu (Sovetio), brikoj por marto ĝis majo 3 rubl.; Paŭlo Tilin (Leningrad), laŭ alvoko de E. F. 1,60 rubl. kaj alvokas siajn amikojn: Pierre (Francio), Aul k Sinclair (Svedio), Mutoh (Japanio), Emeriko (Hungario), Georg, Karl k Herbert (Germanio), Richard (Ĉeĥoslovakio), Rudolf (Aŭstrio). Golubcov (Koskolovo), laŭ alvoko de Földi (Wien) 1 rubl. kaj alvokas jenajn K-dojn: Isajev (Redkino),

[REKLAMO p.10] JUS APERIS — JUS APERIS La plej nova kajero de Sennacieca Revuo Literatura serio — Aŭgusto 1928 ENHAVO: Jack London: La matematiko de revo. Ĉapitro el «La Fera Kalkanumo». Trad. G. Saville. — S. Davidov: Fera Giganto. Vers. — Arpád Szélpál: Legendo pri la Junulo, kiu serĉis kaj trovis la Homon. Trad. Ladislao Halka. — Voltaire: Candide aŭ la Optimismo. Fragmento. Trad. E. L. — St. Zausmer: Boryslaw. Vers. — S. Polev: Pri maljuna Tilabaj kaj pri dukapa birdo. Trad. A. Bokarjov. — Ida Lisiĉnik: Iom da naturo. Depost la morto de la burĝa revuo «Literatura Mondo» (kiu estis eldonata dum kelkaj jaroj en Budapest), nia «Senn. Revuo» estas la SOLA ESPERANTA LITERATURA GAZETO en tutmondo. Fondita tuj post la mondmilito, ĝi persistis tra ĉiuj jaroj, arigante ĉirkaŭ si fidelan legantaran rondon. Sed tiu ĉi rondo estas ankoraŭ tro malgranda. Ni devas atingi, ke ĉiuj esperantistaj literatur-amikoj abonu nian Revuon! Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (La kajero kostas 0,35 mk. g.)

— pàgina 11 —

SENNACIULO 385

Semjonov (Kingisepp), Nosko (Ŝkotovo), Golubev (Kostroma), Zuj (Vladivostok).

Jubileo-ĉeno: Anonimov (Kazan) 1 mk. g.; Drnauer (Wien) 0,50 ŝil.; Harms (Hamburg) 0,50 mk.; Bauer (Grünwald) 15 kr. ĉ.; Heumader (Wien) 0,50 ŝil.; Pachtman (Wien) 0,50 ŝil.; Augenŝtein (Wien) 0,50 ŝil.; Bouda (Nieder-Hanichen) 12,50 kr. ĉ.; Klimsza (Trinec) 500 kr. ĉ.

Municio: 4820 — 0,30 dol.; 783 — 9,42 mk. g.; 913 — 1,25 mk. g.; 7851 — 2 ŝil. aŭstr.; 8070 — 1,05 mk. g.; Grupo (Wels) 6,50 ŝil.; Satra (Wien) 1 ŝil. Adm.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

SOVETIO. Kievo. En aprilo komenciĝis du novaj kursoj; en Buĉa, 30 km de Kievo, gvidas malnova pioniro de esp-o K-do V. N. Devjatnin; en Kieva Centra Klubo de konstrulaboristoj, gvidas K-do Fedotov (728). De 29. apr. ĝis 22. majo en Kievo gastis du germ. K-doj el Lausa ap. Dresden, ruĝfrontanoj K. Ridel (6052) kaj R. Cahman. La K-dojn invitis loka junkom. organizo por partopreni unuamajan feston k pagis por ili ĉiujn vojaĝelspezojn. La K-doj dum sia restado vizitis pli ol 43 organizojn k kunvenojn farinte grandan propagandon. 11. majo en Centra Klubo de metalistoj okazis soleno pro kursofino. Ĉeestis ĉ. 2000 pers. Paroladis K-doj Ridel kaj Cahman. 6. 5. okazis jarkunveno de Kieva SEU-organizo. K-do Ridel raportis pri esp. movado en Lausa k Dresden. Post raporto de l’ komitato pri jara laboro oni reelektis K-dojn Carovski (8744), Fedotov (728), Golovanevski (7633), Kagarlicki (3635), Korolev (5365), Vail (5656) k Vajnŝtejn (5279). De 21.—26. majo en Kievo okazis Tutunia Kongreso de genikologoj k akuŝistoj. K-dino Fomina (6924) raportis al la kongreso pri esp-o. Ĉe la kongr. funkciis esp. ekspozicio. Loka junkom. gazeto «Juna Bolŝeviko» sendis delegiton al IV. kongreso de SEU kun mandato partopreni diskutadon pri intern. korespondado. (728.) — La Centra Kieva Klubo por presistoj elektis kiel oficialajn delegitojn al nia 8-a kongr. tri K-dojn. La klubo aranĝis inter. esp. vesperon, en kiu K-do Viktorov-Ĉehoviĉ faris lumbild-raporton pri esp-o. Kievaj presistoj sendis saluttelegr. al la 8-a. (5627.) — Niŝnij-Novgorod. La SEU-ĉelo ĉe telefon-fabriko je nomo de Lenin organiziĝis pro iniciato de K-do A. Ŝuvajev (7652) en okt. 1926 ĉe la klubo de l’ telefonfabr. Unua puŝo por la organizo estis la VI-a SAT-kongr., post kiu K-do Alalikin (3982) vizitis nian urbon. La unuan jaron gvidis K-do Piskunov (5432), la duan jaron k ĝis nun K-do Ŝuvajev. La ĉelo nun kalkulas en siaj vicoj pli ol 70 anojn (SEU-anoj, SAT-anoj k amikoj). Krom tio la ĉelo aperigis regule murgazeton k gvidas grandan koresp. kun eksterl. lab. grupoj k K-doj. Dum lasta jaro estis senditaj 88 let., ricevitaj 69; 14 let. aperis en murgaz. En konkurso pro varbado de novaj membroj nia ĉelo ricevis la 1-an premion. K-do Kraŭĉ (komjun. Usono) parolis 27. 1. 28 en amaskunveno en nia klubo por junularo. Nia vintra laboro jam estas organizata. — Ĉel-gvidantaro (7655).

Neŭtrala esp. kongreso sub polica kontrolo!

El la julia n-o de «Revuo Orienta» ni ĉerpas la komunikon, ke la 16-a Japana Kongreso de Esp-o (okazinta dum aprilo) en siaj laboroj estis treege malhelpata de la polico. En la kunvenoj ĉeestis kelkdek policanoj en siaj uniformoj, kiuj serĉis kaŭzojn de suspekto, por ĉesigi la kongreson. La kongresanoj eĉ estis devigataj subite ŝanĝi sian antaŭe difinitan kongresejon pro la polica interveno. Unu ĉeĥoslovaka esp-isto dum sia kelkmonata restado en Japanio konstante estis severe observata de la polico, tiel ke li sentis sin kvazaŭ persekutata.

ESPERANTISTA AKADEMIO

Estis elektataj kiel estraranoj unuvoĉe: Prezidanto: Prof. Cart; Vicprezidantoj: S-ro Warden, D-ro Dietterle; Sekciaj Direktoroj: Prof. Grosjean-Maupin, D-ro Lippmann.

AL ĈIUJ SAT-ANOJ

En sia n-o de 30-a de julio la ĉiutaga gazeto l’Humanité (La Homaro), centra organo de Kompartio de Francio, enpresis ĉefartikolon de Marcel Cachin (Marsel Kaŝen) proponante rektan korespondadon inter laboristaj korespondantoj de francaj k sovetaj gazetoj. Tiu alvoko estas direktita al labkoroj mem k al Centra komitato de franca Kompartio, laŭ peto ricevita de Marsel Kaŝen el lab. korespondantoj de Sovetio. Estas tempo por agi. Skribu multnombre, precipe el Sovetio, laŭ adreso: Sécrétariat du Parti Communiste, 120, rue Lafayette, Paris (Francio) parolante pri jam ekzistanta korespondado inter francaj labkor-oj k sovetaj gazetoj k individuaj K-doj, aŭ ankaŭ ĉeloj, kluboj ktp.

Estus des pli bone, se ne-komunistoj skribus. Notu en viaj korespondaĵoj ĉu vi estas komunisto, socialisto, anarkisto ktp. k ankaŭ, ĉu vi estas jam labkor-o.

[BILDO p.11 | 35,40,63,46] ornama kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro kaj plumo inter kolonetoj

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Raymond Schwartz, PROZO RIDETANTA. Noveloj originale verkitaj. Eld. Esperantista Centra Librejo, 51, rue de Clichy, Paris IX-e. 174 pĝ. Prezo: 2,50 gmk.

Esperantio estas nun en la sama epoko, je literatura vidpunkto, kiel Italio kiam ekverkis Dante, Boccaccio (Bokaĉjo), Petrarka — Francio kiam ekverkis Marot (Maro’), Ronsard (Ronsar’), Rabelais (Rab’leh’) —, Germanio kiam ekverkis Luther (Lut’r), Hans Sachs. Sed male, esp-o estas firma lingvo. Ĝi ne hezitas en arĥaismoj, laŭmodaĵoj. Moderna ilo, ĝi povas naski ĉiajn infanojn, laŭ la talento, kiuj ĝin fruktigas.

Leginda, nepre leginda kiel ilo de arta kristaliĝo por nia lingvo, estas la verko de S-ro Remon Ŝvarc: «Prozo ridetanta». Esp-o, en tiu verko kiel en «Verdkata Testamento», vivas. Ĝi fluas en la buŝon kiel freŝa frukto, vinberoj, persikoj, pomoj. Ofte oni deziregas eklegi laŭte: «…sur ambaŭ bordoj de lace-pace fluanta rivereto», — «en la koro de l’ vidvinoj ankoraŭ obstinis veanta vundo». Oni plurfoje antaŭsentas la proprajn ecojn de esp-o, ekzemple, por sprito, kiam la aŭtoro skribas, pri ĝendarmo kiu tute «faldiĝis» en ebriecon; (ili) plej helpeme «levis la ĝendarmaĵon sur la selon…» Bedaŭrinde, tiuj rakontetoj tro parencas kun ĉiulandaj praliteraturoj, kiuj kvazaŭ ĉie komenciĝis per farsoj kaj ŝerctrompoj, tute naivaj, neverŝajnaj. Ĉiaj komikaĵoj tute ne plu sufiĉas por kontentigi nian evoluintan komikan senton. Ĉu esp-o devus ankaŭ komenci per tiu ŝtupo? Ne. Burĝa manko, S-ro Ŝvarc! Tuta franca etburĝaro travivis la 19-an jarcenton, revolucion, artajn renaskiĝojn, sciencan naskiĝon, neniom komprenante, kantetante burleskajn ŝerc- aŭ neŝerc-operetojn, insultante Bethoven-on, Vagner-on, Berlio-on. Se ni estus romantikaj, ni aŭgurus por S-ro Ŝvarc, ke li suferu. Tiel, eble, lia verko viviĝus, plihomiĝus.

Sed ni ne romantiku. Eble sufiĉus, ke li plipostulu de si mem. Tiam, eble li donus al Esperantio aliajn «ridetantajn prozojn», en kiuj tremus iom kiel la rido aŭ rideto de la veraj komikverkistoj: Aristofano, Cervantes, Molière (Molier’), Courteline (Kurt’lin’), Tristan Bernard. Iom da profunda homa karaktero, taŭga kritiko de veraj mankoj, verŝajnaj roluloj, eĉ mokdesegnataj, eĉ burleskaj, mankas. Jief.

NI KANTU! Kolekto de 108 hungaraj popol- k laboristaj kantoj. Eld. Librovendejo de Hungaria Esp. Societo Laborista, Budapest 1928. 64 paĝoj. Form. 11½×15 cm. Prezo nemontrita.

Ni estas mirigitaj, ke laborista esp. asocio eldonas tian kantaron, post kiam ĉe SAT estas havebla plena kantaro kun muziknotoj. Sed kredeble niaj hungariaj K-doj preferas kanti nacilingve konatajn kantojn, kiuj estas plenaj de nacispirito… Ni tre bedaŭras devi konstati tion, sed ŝajnas vero, ke tiu bezono iniciatis la eldonon de l’ libro. Konkrete: El 108 kantoj nur 17 estas laboristaj kantoj (signitaj kiel tiaj). Kaj inter ili eĉ mankas la Internacio (ĉu la hung. lab. esp-istoj ne bezonas koni ĝian esp. tekston eĉ se ili ne libere povas kanti tie ĝin?). Sed anstataŭe ni trovas «La Espero» k kelkajn aliajn neŭtralaĉajn kantojn. La plej granda parto estas hung. popolkantoj, pri kies poezia beleco ni ne dubas, sed kies spirito tute ne akordiĝas kun lab. ideologio. Kion diri pri la multaj kantoj, en kiuj oni fide alvokas dion, aŭ pri la soldatkantoj? Sed la eldoninto (SAT-ano) ja certigas al ni, ke la materialo estas «zorge elektita». — Restas diri, ke la lingvo k la poezia prilaboro estas preskaŭ senmankaj. (Ĉu la versoj akordiĝas kun la muziko, ni ne povas prijuĝi, ne havante la melodiojn). Vere la kompetentulo (s-ro Baghi?) tre lerte prilaboris la materialon. N. B.

GROMADA. Okcidenta Blankrusio k Blankrusa Kamparan-Laborista Unio. Eld. en esp-o de Komitato de Sciencaj Laborantoj kaj Verkistoj de BSSR por defendi Blankrusan Kamparan-Laboristan Union «Gromada». Trad. Dim. Snejko. Minsk, 1928. Havebla ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27. Formato 15×23 cm. 32 pĝ. Prezo: 0,30 gmk.

Tiu ĉi broŝuro konigas nin en klara formo kun la teritorio, loĝantaro, vivkondiĉoj de okcidenta Blankrusio, kiu per la packontrakto estis aljuĝata al Polio. Ĝi montras la grandegajn klopodojn de la pola registaro «poligi» la regionon k la kontraŭ-movadon organizitan de la kamparan-laborista unio «Gromada». Ĉi lasta estis malpermesata, ĝiaj gvidantaj membroj arestataj k kondamnataj en monstra proceso kun pli ol 400 akuzitoj antaŭ tribunalo. Tute aktuala broŝuro de politike alta signifo, bonege informa. Kompreneble ĝi celas pli ol nur informi: ĝi celas alvoki la tutmondan laborularon al batalo kontraŭ subpremo k perforto de reganta klaso de Polio. — La lingvo de la traduko estas klara k pura. La preso bela. N. B.

Dr. Ing. Ellerbeck, Lehrgang des Esperanto (Esp. kurso). Eld. Verlag H. S. Hermann & Co., Berlin SW 19. Prezo: 2,20 gmk., ŝlosilo 0,50 gmk. Form. 14½×20½ cm. 80 pĝ.

Al la multaj jam ekzistantaj lernolibroj por germanlingvanoj tiu ĉi nova aliĝas, verkita laŭ severe gramatika metodo, seke k sobre («pruse»), de ministria konsilanto en regna ministrio por trafiko. Rilate la gramatikon ĝi estas klara k kompleta. Feliĉe laboristoj havas siajn proprajn lernolibrojn por ne bezoni traduki frazojn kiel: «Neniun landon mi ŝatas tiel, kiel mian patrolandon.» (pĝ. 22.)

Esperantista Akademio, Jarlibro de la Lingva Komitato k de ĝia Akademio. Paris, 1928. Esper. Centra Librejo, 51, rue de Clichy, IX-e. Prezo: 2 fr.

— pàgina 12 —

386 SENNACIULO

ITF-kongreso k esperanto

La kongreso de l’ Intern. Transportlab. Federacio (ITF) en Stokholmo akceptis proponon, kiu denove konfirmas la proponon de 1924 k admonas la sekretariejon de ITF daŭrigi sian ĝisnunan agadon por akcelo de la lingvo esp-o en ITF.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»:

Vards, Riga, 18. 7., La kaŭzoj de milito (181); Munkas, Bratislava, 11. 7.; Accion, Mar del Plata, 5. 7. (Faktoj k komentoj, n-o 190); L’Universitaire, Bruselo, 1. 5. (Let. de Gorki); Stradnieku Avize (aldono «Atputai»), Liepaja, 29. 4., Krizo en ora lando (183), Vivo, vivo… (182), La disvastigo de la biblio (183); 27. 6., Rolo de kelkaj luter. sektoj (182), Hodiaŭaj ĉininoj (192); 1. 7., Instrua okazo (190).

Represis el «S. R.»:

Le Jeune Camarade (Juna K-do), Paris, julio (Rakonto al SAT-anidoj, Ivn, majo).

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Daily Herald, London, 20. 7.; Der Deutsche Eisenb., Berlin, 15. 7., 22. 7. (kurso); Sächs. Arb.-Ztg., Leipzig, 14. 7.; Muldenthaler Nachrichten, Lunzenau, 21. 6.; The Workers Monthly, Olderŝot, julio; Accion Cooperatista, Barcelona, 20. 7.; Semajn. rap. de VOKS, Moskvo, n-o 28/29 (resumo en esp.); D. D. Eisenbahner, Berl., 29. 7.; P. T. T., Paris, julio (pri k peresp.); L’Emancipation, Marseille, julio (ankaŭ pri SAT); Informa Bulteno de VOKS, Moskvo, n-o 30/31 (res. en esp.); Daily Herald, London, 27. 7.; PAX, Paris, 27. 7.; Ruhr-Echo, Essen, 24. 7. (esp. angulo dufoje semajne); The Bournemouth Daily Echo, 16. 7. (longa art. de K-do Stay); Die Einheit (Unueco), Berlin, 29. 7., 5. 8. (pri SAT-kongr.); Forward (Antaŭen), Johannesburg, 6. 7. (pri SAT-kongr.); Stradnieku Avize, Liepaja, 1. 5. (unuamaja devizo, en esp., pag. anonco); 27. 6. (div. notoj).

ATENTU!

La loĝio 109 Kungsholmen aranĝas la 26. 9. 28 «Internacian letervesperon». Ĉiujn leterojn k kartojn ni respondos akurate. Adresu al: Ludvig L. Landin, Tegnergatan, 47/3, Stockholm aŭ al: F-ino Sonja Ytterberg, Saltmätaregatan, 12, Stockholm (Svedio).

PETEGO AL GEK-DOJ!

Mia filo, Vladimir Zilek, malaperis dum la mondmilito ĉe Grodek (Rusio) en la tempo de 9.—11. septembro 1914. Li naskiĝis en la jaro 1889 en Sarajevo, studis poste en Zara (Italio) kaj Vieno (Aŭstrio) kaj foriris al la fronto en aŭgusto 1914 kun la 47. infanteria regimento (de tiama aŭstra-hungara monarkio) al Galicio, de kie li lastfoje skribis al siaj gepatroj 9. sept. 1914. Depost tiu ĉi tempo oni nenion plu aŭdis pri li.

Koncernaj K-doj, kiuj eble ion povus diri pri li, estas elkore petataj sciigi tion rekte al lia patro aŭ al la Administracio de «S-ulo».

Mi tre volonte pagos ĉiujn kostojn kaj elspezojn.

Emilijan Zilek, patro, Zvezna tiskarna, Celje, Strosmajerjeva ulica, Slovenio, Jugoslavio.

NIA POŜTO

11 753. — Ni jam konstatas pliboniĝon en via skribmaniero. Tamen por ni estas tro da tempraba laboro prilabori (laŭ lingvo k stilo) viajn skribaĵojn. Per multa legado certe vi akiros pli da kapabloj. Ni ne povas promesi uzi tradukojn (ekz. el «Dimanĉa Lab.»), ĉar ni preferas orig. art. pri lab. vivo. Vi trovas parton de via let. en ĉi tiu n-o.

L. K., Halifax. — Vi vidas, ke ni uzis vian art., sed klopodu konstante, pli bone ellerni la lingvon. Precipe pri la ĝustloka apliko de l’ akuzativo vi ne havas klarecon.

603. — Ni sciigas vin, ke ni ricevis el Tokio tre taŭgan artik. pri Studenta movado en Japanio, kiun ni povos uzi por via venonta paĝo. Ĝi havas amplekson de unu kolono en «S-ulo».

5627. — Ni ricevis vian pk, sed ne salutlet. okaze de 200. n-o. K-do Lanti dume forvojaĝis.

1741. — Ni posedas multajn tiaspecajn artik. Loko mankas por enmeti.

6775. — Tiajn alvokojn ni ne enmetas senpage.

10 336. — Tiu sektor-afero ne plu gravas. Ni baldaŭ enkondukos la novan sektorsistemon. Preferinde estus, se ĉiu membro mem sciigus la sektoron al ni.

Al kelkaj. — Pro frua fino de l’ redaktado por tiu ĉi n-o viaj artikoloj aperos nur en la venonta(j) n-o(j). N. B.

8560. — Ricevis vian trad. 6. 8.! Ĝi estus tro malaktuala jam, kiam ni povus enmeti. Ĉar ĝi estas verkita por speciala memortago, k tiucele en agiteca formo; ĝi perdus sian esencon en iu venonta «S-ulo». Ni preferas originalan priskribon de vivkondiĉoj aŭ lab. bataloj (kiel ni jam diris al vi).

7369. — La Parizaj K-doj klopodis k havis sukceson. Atentu la venontajn n-ojn de «N.R.»

La 19. julio 1928 mortis dronante en rivero nia K-dino

ANNA DEREVJANNIK

(SAT-anino 12 875)

el Ufa (Sovetio) en aĝo de 20 jaroj. Kvankam nova membro, ŝi estis vera SAT-anino k aktiva esperantistino.

Honoron al ŝia memoro! (5388)

[REKLAMO p.12] Plenan bildon pri la kultura vivo de l’ Sovetaj respublikoj, pri iliaj ekonomio, literaturo, artoj, ktp. donas ilustrita ĵurnalo La Informa Bulteno de la «Societo por kulturligoj de USSR kun eksterlando» («VOKS»), aperigata en tri eldonoj — en germana, angla kaj franca lingvoj. «La Informa Bulteno» ekzistas jam la 4-an jaron kaj aperas la 1. kaj 15. de ĉiu monato. La abonprezo estas:

1 eld. dol. 2 eld. dol. 3 eld. dol.
Por jaro 2.— 4.— 5.50
„ duonjaro 1.— 2.— 2.75
„ kvaronjaro 0.60 1.20 1.73

Ĉiuj abonintoj ricevas senpage informojn pri ĉiuj demandoj de kultura vivo en USSR. Provnumero senpage. Mendojn k abonmonon sendu al Administracio de SAT: Richard Lerchner, Leipzig O 27, Colmstr. 1. Poŝtĉeka Konto: Leipzig 6835.

Kamaradoj, surmetu viajn okulvitrojn!

Duafoje oni petas informon de iuj landoj krom Sovetio kaj Britio pri maltusianismo, eŭgenika kaj naskevita movadoj, ĉefe pri la rilataj leĝoj, amplekso de agado k historio ĝisdata. La informo estas bezonata por estonta SAT-eldonaĵo k devas esti sendata al: «Esperanto», 14, avenue de Corbéra, Paris, XII-e.

ATENTU!

La ĉefsiberiaj redakcioj de gazetoj k ĵurnaloj: «Juna Laboristo», «Juna Leninano» k «La nova Vilaĝo» serĉas gekorespondantojn pri junulara, virina k vilaĝana vivo. Abunde sendu materialojn. Rekompenco kaj respondo estas garantiata. Helpu varbi por nia movado! — Peras K-do Ŝ. Goldfeder, «Esperanto», Barnaul, Siberio (Sov.)

HELPU AL NIA PROPAGANDO!

Komencante de la dua parto de aŭgusto en nia grandindustria urbo okazos multaj partiaj k sindikataj, vir-, virin- k junulkonferencoj k kunvenoj. Dum ĉi tiuj konferencoj ni aranĝos propagandan esp. ekspozicion de internacia rilato.

Do, K-doj el ĉ. l. bonvolu sendi al ni div. materialojn por la ekspozicio: esp. k naciajn gazetojn k ĵurnalojn, L, PK.

Ĉio estos rekompencata per sama kvanto da samkvalita materialo. Krom tio la 2. sept. niaj junulaj organizoj festos «Tagon de internacia junularo», do sendu salut-leterojn. Ĉion adresu al:

K-do S. Bogdanov, ul. Sverdlova, 58, Lugansk (Sovetio).

Por Urba Komitato de SEU.

ENHAVO:

paĝo
La faŝismo en Japanio 375
Kapitalismo malraciigas siajn viktimojn 376
Sakko kaj Vancetti 377
La grenrikolto en Usono 377
Letero el sendependa Portugalio 377
La vivo de la aŭstria laboristaro 377—78
Poeto Ŝevĉenko 378
Krimiĉaŭ 378—79
Mia domo 379
Orientpolitiko 380
Ni ripozas 380—81
El la historio de l’ socialismo 381
Tago el la vivo de ŝipa maŝinisto 381—82
Tra Esperantio 382—86
Korespondado, Anoncoj 386

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 204, 30 d’agost de 1928

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

4-a Jaro. N-o 204 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 30. Aŭgusto 1928

[BILDO p.1 | 6,3,95,27] Kapo de la gazeto: kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. super la granda titolo «SENNACIULO», kun la devizo «Esperanto je la servo de l’ tutmonda proletaro».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

En la lando de Kristo

En la lando de Kristo, depost la milito, dank’ al alveno de hebreaj enmigrantaj laboristoj, komenciĝis nova vivo. En la kamparo, tiom longe forlasita, jam preskaŭ dezerto, oni vidas nun malgrandajn vilaĝetojn, ĉirkaŭitajn de verda ebenaĵo kaj de ĝardenoj.

Lokaj loĝantoj arabaj jam delonge forgesis laboron, ĉar ili estas sufiĉe okupitaj pri religiaj aferoj kaj intrigoj. Dank’ al agado de kristanaj sekt-misioj en preskaŭ ĉiuj vilaĝoj kaj vilaĝetoj estas multaj preĝejoj apartenantaj al diversaj kultoj. La pastroj de tiuj preĝejoj nur kontraŭbatalas inter si kaj propagandas unu kontraŭ la alia. “Via pastro mensogas“, diras la protestanta pastro al katolikaj kreduloj. “Nia religio estas plej bona kaj vera, venu al ni!“ La samon parolas katolika pastro al protestantoj kaj aliaj, kaj tiu komedio daŭras tiel jam depost multaj jarcentoj. La antagonismo inter la diversaj sektoj estas tiel granda, ke ofte dum pasko, en la centra preĝejo de Jerusalemo, la religia servo finiĝis per granda batalado inter katolikoj pravoslavaj (ortodoksaj) kaj aliaj, kaj ofte eĉ sango estis verŝata en la sankta domo.

La malfeliĉaj “kuzoj de Kristo“ (tiel oni nomas la loĝantojn de Palestino) dum la tuta vivo flugas kiel birdoj de sekto al sekto, tien, kie ili estas plej bone pagataj. Tiele la religia sekto, kiu havas plej multe da sekvantoj, efektive estas tiu, kiu havas plej multe da mono. Protestantaj misiistoj pagas al hebreoj ĝis 200 funtoj sterlingaj, se ĉi tiuj transiras al protestanta religio. Tiel, tiuj malfeliĉuloj vendas la propran animon kaj komercas pri la propra penso por ricevi monon.

Krom tio ili atendas la sezonon de la turistoj kaj pilgrimantoj por spekuli je ilia scivolemo aŭ ilia fanatikeco per la vendado de sanktaj memoraĵoj kaj relikvoj — kaj per la gvidado tra la sanktaj lokoj. Efektive, vere mirinda ŝajnas la sankta tero, precipe al la malkleraj kaj naivaj vizitantoj; ĉar tre ofte, por ne perdi tempon promenante tra la montaro kaj dezerto, tiuj tre spertaj gvidantoj kunigas lokojn de la diversaj epizodoj de la sankta historio. Kaj sur la sama montareto ili montras la lokon, el kie Mikaelo faris la dukilometran salton, la naskiĝlokon de Kristo, la ĝardenon de Getsemano, Golgoton, ktp.

Certe, por vidi tiujn mirindaĵojn, la malfeliĉuloj blindigitaj de sia religia fanatikeco ne bedaŭras lasi la tutan monon en la mano de tiuj malsataj rabobirdoj, kiel pli ankoraŭ ili ne bedaŭras lasi ĝis la lasta centimo al la same rabemaj pastroj, kiuj por mono promesas la pardonon de ĉiuj pekoj. La plej nigraj animoj povas aĉeti en Palestino per dolaroj la rektan enirbileton al Paradizo.

Sed la malfeliĉaj malriĉaj pilgrimantoj, kiuj venas ofte piede, sen mono, el malproksimaj landoj, por viziti la sanktajn lokojn, ne estas tiel bone akceptataj. Ofte ili devas atendi en la polva strato, sub la varmega suno, antaŭ la pordo de la sanktaj preĝejoj, ĝis la pastroj estas montrintaj la sanktajn memoraĵojn al la multnombraj grupoj de riĉaj turistoj. Apud ili dume pasas en luksaj aŭtomobiloj, en la sama loko, kie (laŭdire) Kristo pasis piede, surŝarĝita de la kruco, la dikaj pastroj kaj blankaj monahinoj.

En la 1928 jaroj de la kristana epoko, multaj kaj multaj milionoj da oro estis lasataj en la sanktaj lokoj de pilgrimantoj kaj turistoj. Sed tiu mono malaperis en la senfundaj poŝoj de la religiuloj, kaj nenion ili faris por plibonigi la landon, por instrui la loĝantojn, ktp. Sole nun la hebreaj enmigrintoj faris la stratojn, kiuj kondukas el Hajfa al Nazareto kaj de Jafa al Jerusalemo.

Mi konfesas, ke kiam mi iris Palestinon, mi konservis ankoraŭ en fundo de la animo — memoro el mia infaneco — malgrandan religian senton. Sed tio, kion mi vidis tie, tute sanigis min de tiu naiveco, kaj tiun ĉi sanigan promenadon mi konsilas al ĉiuj kaptitaj de la sama malsano.

Nekredulo Juliano.

La 8-a SAT-Kongreso en Göteborg

Kelkaj sciigetoj

Partoprenis pli ol 500 kongresanoj, kiuj grandparte la 14-an de aŭg. moviĝis en procesio al Liseberg-kongreshalo, kie okazis la solena malferma ceremonio kun sekvanta akcept-manĝo, en kiu la urbestro bonvenigis la partoprenantojn. La tramoj portis krom la svedaj flagetoj ruĝajn flagojn kun verda stelo. La diverseco en la vestaĵo de la kongresanoj (speciale la vesto de la alĝeria K-do) faris grandan impreson sur la loĝantaron.

La 15-an la Kongreso komencis siajn laborojn. Kiel prezidantaron oni elektis K-dojn Deubler (München), Eilertsen (Oslo), Eriksson (Stokholmo), Jan Klis (Minsk) kaj A. Krastin (Riga). Sekretariis: K-doj Deutschle (Basel), Nekrasov (Moskvo), Vildebrand (Berlin). Sekvis la raportoj de l’ Ekzek. Komitato kaj de l’ Redakcioj kun tre viglaj debatoj (precipe pri la “Inter Ni“-oj de K-do Lanti, kiuj aperis dum la lastaj monatoj en “S-ulo“). Pri la “Programo de SAT“ oni denove ne findecidis. Pri aliaj punktoj mankas al ni detaloj ĝis nun. Fine estu dirate, ke la Kongreso unuanime aprobis la agadon de la gvidantaro de SAT. — La venonta Kongreso okazos en aŭg. 1929 en Leipzig.

— pàgina 2 —

388 — SENNACIULO

60-jara jubileo de la “Kanto de l’ Laboro“

Antaŭ 60 jaroj unuafoje eksonis en Vieno la “Kanto de l’ Laboro“, komponita de Jozefo Ŝeŭ (germ. Scheu). Ĉ. 30 homoj kantis ĝin kaj kelkcent ĉeestantoj aplaŭdis ĝin. 5. aŭgusto en tiu ĉi jaro la soc. dem. partio de Vieno (kiu havas pli ol 400 000 membrojn) aranĝis gigantan feston por honori la 60-jaran datrevenon. En belega herbeja regiono de l’ t. n. “Prater“ oni konstruis nunjare grandegan halon, kiu povas akcepti 100 000 personojn. Ekstere ĝi estas ĉirkaŭita de arbegoj, kaj oni provizore starigis refreŝigejojn, trinkejojn ktp. Kelkaj komunikoj sufiĉis, por kunvenigi pli ol 200 000 Gek-dojn. La kantunuiĝo viena kun pli ol 5000 membroj kaj du orkestroj teatraj kunhelpis plibeligi la feston. Proks. 100 ruĝaj standardoj limigis la kantistaron. Post uverturo festparolis K-do Leuthner, kiu skizis la evoluon de l’ jubilea kanto de la komenco ĝis nuntempe. Sekvis 5 laboristaj kantoj, ĉiuj komponitaj de Ŝeŭ, kaj fine oni kantis la honoratan kanton, kiun ĉiuj ĉeestantoj starante kunkantis. Post ĉiu kanto uragano da ovacioj tramuĝis la halon, kaj laŭtparolilo disaŭdigis ĉion ĉien. Multaj eksterlandanoj ĉeestis, la sukceso estis grandioza, la impreso neforgesebla.

Postl (8065).

LETERO EL JAPANIO

Delonge la japana registaro estis penanta malhelpi la kreskadon de la proletaj partioj. Kaj nun venis la tempo. Rilatiĝante al la aresto de japana komunistaro, la nuna registaro ŝanĝis la politikan planon je atakemo anstataŭ premo. Por pereigi la ruĝulan movadon, la registaro disponigis monsumon da du milionoj da jenoj¹ por krei specialan policon, kiu nur servas por gardi kaj kontroli la proletajn partiojn tra la tuta lando (laboristan, kamparanan kaj Korean organizojn) kaj eĉ internaciskale.

Krome la registaro proklamis “korekton al la escepta leĝo“ (leĝo kontraŭ la danĝeraj pensoj²) per neordinara dekreto imperiestra kontraŭ proletaj partioj. Sed kiel kontraŭmetiĝas al tio la laboristaj organizoj? Jam delonge ĉiuj deziras aranĝon de unueca batallinio kaj unuiĝon de l’ proletaj partioj. Sed fakte, male, ili plidispartiĝas, la movado kvietiĝas, la batalforto malfortiĝas.

La estinta Rodo-Nomin-to (laborist-kamparana partio), kiu disiĝis rilate al la komunista afero, trioniĝas je la direktantaro en societon por nova partio, skolon kun la gazeto “Ro-No“ de K-do H. Jamakava, kaj skolon transirontan al “Nippon Ro-No-to“. Inter ili la Jamakava skolo havas volon organizi provincan partion. Tial refondo de Rodo-Nomin-to estas malfacila.

Nippon-Ro-No-to ne povas labori sufiĉe, ĉar pli malboniĝas la financa stato; kaj ĝia agado malvigliĝis pro malapero de kontraŭpartio Rodo-Nomin-to en la maldekstra linio.

Socialdemokrata partio prosperas iom pli bone, ĉar ĝi estas pli dekstra partio. Ĝi tendencas al malfrua efektivigo kaj parlamenta agado. Ĉi tiu partio enhavas multe da intelektuloj.

Nippon-Nomin-to (Japana kamparana partio) laŭdire kvalici-ligiĝis kun la Laboristaro. Sed ne efektivigante tiun kuniĝon ĝi projektas puran kamparanan partion.

Pro tiu dispartigiteco de la proletaj partioj nun estas malfacile kontraŭstari en batallinio la atakegon de la superreganta klaso. Kiu el tiuj multaj partioj plej bone kreskos: Rodo-Nomin-to, la batalema maldekstra partio, Nippon-Nomin-to en malkonkreta insisto je unuiĝo de la batallinio, Socialdemokrata partio en sia parlamenta agado, aŭ Nippon-Nomin-to kun sia koncentrigo de l’ kamparanaro?

La estonta evoluo instruos nin pri tio.

Tokia SAT-ano.

¹ Japana monunuo (Yen). 1 “jeno“ = 2,45 svis. frk. ² Komparu la antaŭan leĝon en “La kreskado de la lab. movado en Jap.“ n-o 187, pĝ. 248. La “korekto“ (amendo) estas jena: “Ĉiu persono, kiu organizis ligon, kiu celas la ŝanĝon de la nacia konstitucio, aŭ kiu servas en funkcio de oficisto aŭ gvidanto de tia organizo, estas punata per morto, dumviva aŭ pli ol 5-jara malliberejo. Aliĝinto al la ligo aŭ kiu agis por ĝiaj celoj estas punata per pli ol 2 jaroj ĝis dumviva malliberejo. Tiu, kiu organizis aŭ aliĝis unuiĝon por forigo de l’ sistemo de privatposedaĵo, estas punata per malliberejo aŭ punlaboro ĝis 10 jaroj.“ La nova teksto signifas pliakriĝon de la antaŭa “escepta leĝo“.

[REKLAMO p.2] E. IZGUR — NUR VOLU! La festo de laboro kaj paco. Unuamaja kanto de ribelo. Eldono dua, reviziita kaj ilustrita. Prezo: 0,70 mk. g. Mendu ĉe Administracio de SAT. Richd. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstr. 1 (Germ.)

GRAVA ATENTIGO

Al ĉiuj SAT-perantoj! Al ĉiuj SAT-anoj!

En la balotilo sendita kune kun la Jarlibro troviĝas tre bedaŭrinda preseraro, kiu tute malkomprenebligas la pribalotatan proponon 3. Tiu propono ne rilatas al la paragrafo 5, kiel estas erare presite sur la balotilo, sed al la paragrafo 11, kiel estas ĝuste presite en la n-o 150/51, en kiu aperis la propono.

Ni tre ĉagreniĝas pro tiu eraro kaj insistas por ke ĉiuj perantoj, ĉiuj aktivuloj de nia movado atentigu la SAT-anojn pri necesa korekto.

La afero ŝajnas al ni despli bedaŭrinda, kaj nepre korektinda, ke temas pri propono, kies graveco estas esenca por la estonto de nia movado. Temas ja decidi, ĉu kreiĝos ia sektorisma patriotismo, aŭ ĉu la tuta SAT-anaro fakte povos influi sur la gvidadon de la aparato en ĝia tuteco. Se nuntempe la afero ŝajnas sensignifa, principe ĝi estas tamen tre grava kaj meritas la atenton de ĉiuj voĉdonontoj. Ni ne dubas, ke ili konsentos kun la decido de la kongreso kaj akceptos la ŝanĝon.

★

Kapitalistaj Sennaciuloj

Kiel ajn la reganta klaso per vortoj laŭdas la patriotismon, ĝi ne agas laŭ ĉi tiuj vortoj, se ĝi per tio povas pligrandigi siajn profitojn.

Laŭ la nederlanda komunista gazeto “De Tribune“¹ la prezidanto de la granda brita Seed-Ŝipvetur-Kompanio en la jarkunveno de ĉi tiu kompanio deklaris, ke “estas tempo por forigi la patriotismon“ kaj li proponis, ke britaj ŝipoj veturu sub fremda, nome latvia, flago. Per tio oni povus malplialtigi la salajrojn je ne malpli ol 1500 sterlingaj funtoj por unu ŝipo jare.

Oni komisiis la direktorojn de la kompanio efektivigi ĉi tiun proponon tie, kie tio ŝajnos al ili utila. La prezidanto ankoraŭ motivis sian proponon dirante, ke jam dekduo da kompanioj en Nju-Kasl (Angle: New-Castle) veturigas siajn ŝipojn sub latvia flago.

Kiam la kapitalistoj povas malplialtigi la salajrojn anstataŭante sialandajn laboristojn per fremdlandaj, tiam ili faras tion, malgraŭ ĉiuj patriotismaj principoj!

La Laboristaro povas ion lerni el tio!

Komp. 670.

¹ Sama informo aperis en La Ĉiutaga Heroldo (Angle: The Daily Herald) de la 22. 6. 28. — Red.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 389

Kooperacio en Sovetio

En Kievo

Je la tago de l’ Internacia Kooperacio (7. 7.) estis farataj en ĉiuj laboristaj kluboj, en fabrikoj kaj oficejoj raportoj pri niaj sukcesoj, atingoj kaj ankaŭ pri niaj eraroj en nia kooperativlaboro. Ĉiuj butikoj kaj magazenoj estis ornamitaj per ilustritaj afiŝoj kaj devizoj, kiuj klarigis al la laboristoj, per kelkaj lingvoj (ukraina, rusa, juda, pola kaj germana), en kio konsistas la taskoj de laborista kooperacio. Ankaŭ estis prezentata filmo, dediĉata al laboro kaj agado de nia Kieva kooperativo, t. n. “Sorabkop“.

La Kieva Centra-Laborista Kooperativo havis dum festo de l’ unua tago de Internacia Kooperacio (en 1923) en siaj vicoj 13 000 membrojn; nuntempe ĝi havas 116 000. Kiu estas konstruanto kaj vera mastro de nia kooperativo? — Tri kvaronoj de la membroj en “Sorabkop“ estas laboristoj kaj oficistoj, ne enkalkulante la militoficistojn kaj lernantojn, kiuj ankaŭ estas proletoj. La kooperacio fortege radikiĝis en laboristaj amasoj: pri ĉi tio atestas la grandega alfluo en la kooperativon, kiu unuigas nuntempe 88,5% da ĉiuj membroj de profunuiĝoj en nia urbo. La spezoj pasis de 7,1 milionoj da rubloj en 1923 ĝis 65 milionoj en 1927/28.

Ĉiuj laboristoj kaj oficistoj elektas siajn reprezentantojn, kiuj organizas t. n. “butik-komitatojn“. Ili deĵoras en ĉiuj butikoj kaj magazenoj. “Sorabkop“ havas grandegan influon al la loka merkato kaj laborista buĝeto (proks. 60%). Ĝi donas krediton al siaj membroj en formo de diversaj necesaj objektoj (vestoj, tolaĵo, meblaro ktp.) kaj de ligno dum vintro k. a.

Nia centra kooperativo havas grandan nombron da diversaj magazenoj: granduniversal-, galanteri- kaj drapo-, lud-, led- kaj meblomagazenoj, viando-, lakto-, pan-, fiŝ- kaj legombutikoj k. a. En la granduniversal-magazeno troviĝas poŝtejo kaj telegrafejo. En oktobro 1926 ekzistis 178 magazenoj, nuntempe 316. Ili kun ĉiu tago pligrandiĝas, kaj privatmagazenoj fermiĝas. La kotizo en nia kooperativo estas 15 rubloj. “Sorabkop“ el siaj profitoj fordonas la monon ĉiujare por sanigi la infanojn de siaj membroj.

Pasintan jaron estis aranĝataj 5 placetoj, kie estis preterlasataj 500 infanoj kaj en tiu ĉi somero 7 placetoj, kie estos trapasigataj 1400 infanoj. En la infanplacetoj la geknaboj ricevas freŝan kaj abundan nutraĵon. La infanoj troviĝas sub kontrolo de spertaj kuracistoj kaj gvidantoj. Pasintan vintron 700 infanoj de membroj ricevadis senpage nutraĵon.

Por tiu ĉi kulturlaboro “Sorabkop“ elspezas 70 000 rublojn. Tiel vi povas facile konvinkiĝi, kian grandan kaj fortegan organizon prezentas nia laborista kooperativo.

Solulo (8745).

En Leningrado

20 milionoj da membroj, 10-miliard-rubla jarspezo, je tri miliardoj pli ol en antaŭa jaro, la duono de l’ tuta pomalgranda spezo de l’ Unio, 600 milionoj da rubloj de propra mono, kiu triobliĝis dum tri jaroj — jen la atingoj de konsum-kooperacio ĝis hodiaŭ en Sovetio.

Nia Leningrada kooperacio dum nur unu jaro pligrandigis la kvanton da membroj je 200 000, enhavante nun pli ol duonon da miliono da homoj aŭ ¾ da ĉiuj organizitaj gelaboruloj. La kooperacio en Leningrada merkato posedas 70% kaj donas al gelaboristoj 76% da nutraĵoj. La kooperacio pli kaj pli forpuŝas la privatan kapitalon, per sia laboro plifortigante la socialistan komunigitan sektoron de popola mastrumado. Samtempe kun la tuta mastrumado de Sovetio nia kooperacio jam trairis la ŝtupojn de tro malsimpla kaj malfacila batalo. Tiun batalon ĝi finis kun grandegaj sukcesoj kaj atingoj.

El art. de K-do Badaev, prez. de Leningr. konsum-kooperativo, trad. P. Tilin (9310).

LA POLITIKA SITUACIO EN HUNGARIO

Se ni trarigardas la politikan vivon de Hungario, tre facile ni povas sur ĝi rimarki la nerefuteblajn signojn de diktatoreco. En la parlamento, kiun elektis ne la amaso, sed la perforto de ŝtatpotenco, la registaro pritraktigas leĝprojektojn kontraŭpopolajn, kiujn la plimulto de la registaro akceptas memkompreneble sen ajna kritiko. Aŭ se oni aŭdas kritikon kondamnan de registarpartia delegito, finfine oni tamen akceptas eĉ la plej aĉajn leĝprojektojn.

Kontraŭ ĉi tio la kritiko de l’ opoziciuloj burĝaj kaj socialdemokrataj estas tute vana. Novaĵoj en la opoziciulaj medioj estas nur tiam, kiam elinter la opoziciuloj burĝaj iu delegito konvertiĝinte aliĝas al la registara t. n. “unueca“ partio. Aliflanke la registaro malebligas ĉiuspecajn agitadojn de opoziciuloj, egale ĉu ili apartenas al frakcioj burĝaj ĉu soc.-demokrataj.

Iom aliel aspektas la agitadoj eksterparlamentaj, kie la lab. partio estas iom pli aktiva. Kvankam amaskunvenoj estas nur maloftaj, ĉar ĝin la reakcia registaro malpermesas, tamen ni povas konstati, ke la laboristaj amasoj komencas iom mildigi sian ĝisnunan teruran indiferentecon kaj letargian sintenadon. Antaŭ kvar semajnoj komencis agiton la lignaĵista federacio. La agadon provokis la sinteno de l’ fabrikposedantoj, kiuj pro pohora diferenco de du fileroj (1 pengo = 100 fil.) lokaŭtis la laboristojn de kelkaj fabrikoj. Je la atenco de l’ entreprenistoj la laboristoj de l’ ceteraj fabrikoj ekstrikis. La ofenditaj laboristoj per akravoĉaj afiŝoj alvokis la atenton al la aĉa atenco de l’ entreprenistoj kontraŭ la vivo tiom mizera pro la komuna “bonvolo“ de registaro kaj kapitalistoj. Kiam aperis la afiŝoj surstrate, la ĝin legantaj amasoj ĝoje ekspiris pro la forta tono, kiu estas nuntempe sufiĉe malofta… La striko ankoraŭ daŭras, kaj havas la aspekton, ke ĝi ankoraŭ daŭros longe.

La diversaj faŝistaj organizoj estas jam sufiĉe multnombraj, kaj ili estas de la ŝtato, kiu ilin subvencias, ofte dungataj por rompi iun strikon aŭ defendagadon de la laboristoj. Ĝis la plej lastaj tempoj la laboristoj pro diversaj kaŭzoj ne kontraŭstaris la agadon ofte sangan de la armitaj faŝistoj. Sed nun ni povas kun ĝojo konstati ian ŝanĝon. La laboristoj amase partoprenas la kunvenojn de l’ faŝistoj, kiuj spite la ĉeesto de multnombraj policistoj, devas tre ofte rifuĝe forlasi la kunvenejojn. Tiu ĉi ŝanĝiĝo lasas al ni esperi, ke la laboristoj vekiĝos finfine el tiu daŭra senesperiga malaktiveco, kiu ĝis nun jam rezultigis sufiĉe grandajn malvenkojn por la hungaria laborista movado.

S. m. 343.

[REKLAMO p.3] En septembro aperos: E. LANTI — LA LABORISTA ESPERANTISMO. I. Civilizeco kaj Artefariteco. II. Viva artefarita Lingvo. III. Esperanto je la Servo de l’ Proletaro. IV. Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT): a) Ĝia celo; b) Ĝia strukturo kaj organizeco, Sekcioj; c) Ĝia superpartieco, Frakcioj; d) Ĝiaj taskoj: Interhelpo, Informado, Klerigo, Eduko, Kulturo, Literaturo. V. Apero de nova Tendenco: Sennaciismo. VI. SAT kaj la nacilingvaj Asocioj esperantistaj. VII. SAT kaj la oficialaj Institucioj de la Esperantistaro.

— pàgina 4 —

390 — SENNACIULO

★ DIVERSAĴOJ ★

La alkoholismo en Sovetio

(Respondo al demando en “S-ulo“ n-o 195, paĝo 314)

Kia estas la stato en Moskvo kaj aliaj grandaj urboj rilate la alkoholan konsumon, mi ne scias, sed laŭ gazetaro ĝi ne estas bona. Aliflanke nek la registaro nek la loĝantaro fermas siajn okulojn kontraŭ la problemo, sed batalas aktive kontraŭ la malbonaĵoj. En nia kamparana regiono (Saratova gubernio) estas sekvanta stato. — Oni vendis da alkoholaĵoj dum unua duonjaro de 1928:

monato litrojn por rubloj
januaro 928 por 1485
febr. 2684 „ 4432
marto 1408 „ 2444
aprilo 1408 „ 2444
majo 2360 „ 3755
junio 2704 „ 4720

Sume dum la duonjaro 11 492 litrojn por 19 258 rubloj. La pligrandiĝo de l’ elspezo dum la lastaj cititaj monatoj estas kaŭzita per la severa batalo kontraŭ privataj brandfarantoj. Nun tiuj lastaj preskaŭ malaperis pro altaj monpunoj. Se ni supozus, ke privata brando ne ekzistis, ni havus vendon de 1½ obla kvanto da brando (rilate al la statistikaĵo): Dum duonjaro ĝis 17 200 litroj por 27 887 rubloj, kaj dum tuta jaro 34 400 litroj por 55 700 rubloj. Tio faras por nia loĝantaro el 20 000 pers. po 1,7 litroj por 2,3 rubloj. Ni kalkulu inter la loĝantaro 7000 maturaĝulojn (en nia regiono mi preskaŭ ne vidis ebriajn ne-maturaĝulojn): Tio signifas, ke por ĉiu el ili estas venditaj proksimume 5 litroj por 7 rubloj dum tuta jaro. Ĉu tio estas malbona stato? Kompreneble tiu ĉi kvanto ne estas egala por ĉiuj, sed la meza.

Lemeŝkino (7934).

Kion deziras la germanaj laboristoj?

  1. sept. komenciĝos en Hamburgo la 13-a kongreso de la germanaj sindikatoj (ADGB). Certe interesas koni la proponojn, kiujn starigas la lokaj filioj, t. e. la sindikatanoj por tiu kongreso. Rilate al la labortempo oni postulas mallongigon, ekz. la 44-horan laborsemajnon. Por la junlaboristoj estas proponita la 6-hora labortago (inkluzive la tempon por profesia lernejo) kaj 44-hora paŭzo inter la sabata kaj lunda labortagoj. Koncerne la socian asekuron kelkaj filioj postulas plifortigon kaj administradon de tiaj institucioj per la asekuritoj mem. Kruelaj sekvoj de la raciigo, ekspluatado de junlaboristoj kaj aroganta konduto de la estraroj en la div. leĝaj asekurinstitucioj: jen la kaŭzoj por tiuj modestaj proponoj, verdire, de ribelaj ekkrioj. Ĉu oni aŭdos?

Chemnitz-ano (3018).

TAGO EL MIA VIVO

Mi estas 21-jara senlabora junulino kaj loĝas nun en malgranda urbo. Sed mi volas priskribi mian labortagon, kiam mi oficis (antaŭ unu jaro) en Moskvo. Estis ĉe unu entreprenisto (inventisto). La laboro ĉe li ne estis tre facila kaj multhora. Mi dissendis liajn inventaĵojn al ĉiuj urboj de Sovetio kaj estis lia sekretariino. Mi ellitiĝis je la 7-a horo, lavis min, matenmanĝis kaj devis tuj (je la sepa kaj duono) veturi, preskaŭ tutan horon, al stacidomo per tramo, ĉar la loko de mia laboro troviĝis apud Moskvo (duonhoro da veturado). Alveninte je la 9-a horo, mi tuj komencis mian laboron, kiu daŭris ĝis la 15-a. Tiam mi tagmanĝis, kaj mia entreprenisto “permesis“ al mi fari unuhoran interrompon, dum kiu mi povis fari ĉion, kion mi volis. Preskaŭ ĉiam dum la interrompo mi faris miajn esperantajn lecionojn, ĉar dufoje semajne mi vizitis vesperan lernejon, kie estis aranĝita rondeto de esperanto. La esperanta leciono komenciĝis je la 23-a vespere kaj daŭris ĝis la 24-a (kun dekminuta paŭzo). La tagoj de l’ esperantolecionoj estis la plej feliĉaj el mia vivo. Kaj mi certe ĉiam kun grandega ĝojo vizitis ilin.

[BILDO p.4 | 46,17,65,35] Portreta foto de juna virino kun mallonga malhela hararo, en malhela vesto.

Do, mi daŭrigas mian interrompitan “tagon“. Mi rekomencis mian laboron, kiu daŭris ĝis la 20-a horo. Tiam mi trinkis teon kaj finis mian tagan laboron. Poste, se ne estis tago de esperanta leciono, mi restis por aŭskulti radion, sed pli ofte kun granda plezuro forveturis per 21.10-hora vagonaro hejmen, kie atendis min du malgrandaj, ofte jam dormantaj genepoj (kredeble: genevoj? Red.) kaj amanta fratino. Tie ĉi mi ripozis legante rusajn aŭ pli ofte esperantajn ĵurnalojn kaj enlitiĝis je la 24-a. Post la nokto ja denove komenciĝis mia labortago.

Arbatskaja (10 389), Sovetio.

“Raso kaj Civilizacio“

Eminentulo por etnologio D-ro F. Hertz verkis valoran libron “Raso kaj Civilizacio“¹, en kiu li atakas majstre la sciencistaĉojn, kiuj ĉiam penas pruvi, ke iuj rasoj kaj nacioj posedas konstante kaj ĉiame difinitajn psikologiajn kaj korpajn karakterojn. Jen liaj konkludoj:

  1. Preskaŭ ĉiu raso en la tutmondo estas nekalkuleble miksita en origino. 2. Neniu karaktero estas konstanta kaj eterna ĉe iu raso. 3. Ĉiu teorio pri evoluo de la homo bazita sur aserto de ennaskita rasa kvalito, estas tute neakceptebla kaj utilas nur subteni ekspluaton. 4. La faktoroj, kiuj vere funkcias en homa evoluo, tute ne rilatas al la raso, sed estas ekonomiaj, sociaj kaj individuaj.

¹ Eldonita 1928, Kegan Paul, Londono, 18 ŝil.

La aŭtomata tradukilo

Ĉu vi jam aŭdis pri tiu nova invento? La Internacia Labor-Oficejo en Ĝenevo eksperimentas pri ĝi. Antaŭ ĉiu tradukisto troviĝos speciala mikrofono izolita de l’ oratoro, kiu akceptos la tradukon laŭmezure, kiel estas farata la parolado. Elektre plivastigita, tiu ĉi traduko estos transdonata al aŭskultiloj disponigataj al la delegitoj kaj ĵurnalistoj. Tiuj lastaj povos elekti sian lingvon turnante ciferplaton. — Ĉiuokaze, oni vidas, ke la bona funkciado dependas unuavice de la lerteco de l’ tradukistoj. Kia sprita eltrovo! Tamen, kiom malantaŭas la iniciatintoj la faktojn! Ŝajne ili neniam aŭdis, ke ni esperantistoj jam delonge trovis kaj aplikadas pli taŭgan rimedon, kiu tute malnecesigas ĉiujn multekostajn tradukistojn neanstataŭeblajn per ia ajn aŭtomato.

Urbo sen preĝejoj

Murmansk estas unu el la malmultaj urboj en Sovetio, kie ne ekzistas preĝejo. Grupo da malgrand-komercistoj kaj famili-laborantoj volis forigi ĉi tiun mankon kaj komencis kolekti monon por konstruado de preĝejo. Laboristoj kaj oficistoj de la urbo akre protestadas kaj postulas, ke oni malpermesu tion kaj ĉesigu religian propagandon de ekleziuloj.

Laŭ “Komsomolskaja Pravda“ (Junkomunista Vero) esp-igis P. Stepanov (8926).

Ĉu ne estas honto, ke Sennaciulo ne ankoraŭ atingis la nombron de 4000 abonantoj?

Se ĉiu K-do farus sian devon, certe tiu nombro estus baldaŭ superita.

Varbu, varbadu abonantojn…

— pàgina 5 —

SENNACIULO — 391

SENNACIULA SPORTA PAĜO

Kompilanto: Ad. Wendt, Leipzig O 27, Lange Reihe 11-a (Germ.)

La Laborista Gimnast- kaj Sportlernejo kaj ĝia internacia signifo

En la suda kvartalo de Leipzig, apud la domaro de la Laborista Gimnast- k Sportasocio, situas en la Fihte-strato la Laborista Gimnast- k Sportlernejo; posedaĵo de la citita asocio. La domo, kies aranĝon kaj mezurojn ni jam priskribis en n-o 136 pĝ. 5 de «S-ulo», estas evidenta pruvo de la kapablo de imitinda kolektivsento de la laboristaj sportuloj germaniaj kaj meritas la atenton de la tutmonda K-daro.

[BILDO p.5 | 30,28,69,67] Foto de la granda konstruaĵo de la Laborista Gimnast- kaj Sportlernejo en Leipzig, kun turo sur la tegmento, vidata de la strato; antaŭe barilo kaj arbustoj.

La industriigo de la produktado rezultigis vastgradan skemigon, intensigon kaj raciigon de la fizikaj movoj de la laborantaj personoj. Nur ankoraŭ malmultaj fakoj ekzistas, kiuj permesas plenan disvolvon de ĉiuj muskolgrupoj kaj ekvilibron de la internkorpaj funkcioj. La unuflanka okupiĝo kaŭzas nenombreblajn malutilojn kaj malsanojn por la laborulaj amasoj, kiuj en ĉiam pli kaj pli kreskanta grado aliĝas al korpokulturaj rondoj, por trovi tie ŝirmon kontraŭ la rigidigaj kaj kripligaj influoj de la profesia vivado. Tiuj rondoj siavice denove serĉas apogon kaj subtenon ĉe siaj gvidantaj instancoj kaj institucioj.

Tasko de la Laborista Gimnast- kaj Sportlernejo sekve estas, trovi apartajn formojn kaj metodojn de fizikaj ekzercoj, kiuj adaptiĝas al la bezonoj de la laboranta homo sub konsidero de lia socialisma mondkoncepto. Ĝis nun ni ne — aŭ almenaŭ nur parte — sukcesis iri niajn proprajn vojojn. Male: la enkondukado de milita gimnastado, kiel ĝi estas farita en Aŭstrio kaj aliaj landoj, nepre ne povas esti konsiderata kiel socialisma renoviĝo. Fakteknike vidite ĝi eĉ estas regreso al antikviĝintaj formoj. Oni nur povas esperi, ke baldaŭ ŝanĝiĝos la politikaj kondiĉoj, kiuj nuntempe laŭŝajne necesigas ĉi tiun aperaĵon. Niaj taskoj kuŝas en tute alia kampo. Ni devas liberigi la homon el la korpa kaj anima konvulsiiĝo, kiu havas siajn ĉefajn kaŭzojn — kiel jam dirite — en la produkta procedo mem. Tio despli devas okazi, ĉar la produkta procedo de la estonto ne plu postulos ĉi tiun konvulsian homon, sed kiel eble plej elastan. Tio ankoraŭ nun estas apenaŭ ekkonebla. Sed jam la fakto, ke la moderna gimnastiko akordiĝas je elasteco kaj ritmo, nepre ne povas esti taksata kiel hazardo. Ekzistas por tio multaj signoj, kiuj evidentigas interligecon kun la labora procedo. Ritmo egalas al fluanta movo. Ke tiu multe malpli lacigas ol konstante interrompata kaj ĉiam denove komencata movprocedo, tio facile estas videbla. Ĉi tiu stato estas komparebla kun vagonaro, kiu ĉiumomente devas halti kaj denove ekveturi. La funkcio de la ritma movplenumo kontraŭe similas pli al rulanta vagonaro, kaj bezonas pli malmulte da forto kaj malpli eluzas la materialon. La transiro de vapora forto al elektro signas la vojon de la evoluo en la produktado. Oni povas supozi, ke la funkciado de la mova procedo estonte certe estos fluanta. Per tio al la gimnastiko estas montrita la vojo. Sed tiu vojo devus konduki al tute novaj celoj, nome al formiĝo de tute nova homtipo: la fleksa, elasta, rondigita homo, kontraste al la konvulsia, randa kaj angula homo de la estanteco.

Transirus la kadron de tiu ĉi artikolo, se ni volus esplori la spiritajn evolueblecojn, kiuj videbliĝas el la perspektivo por la venonta generacio. Krom tio, ĉio ankoraŭ estas tro hipoteza. Certa nur ŝajnas esti io, nome, ke la gimnastiko, kiu disponigas sin al la servo de la Laboristaro, devas adaptiĝi al la supozebla evoluo.

Jen al la lernejo montriĝas tasko de tutmonda signifo. Ni povas esti konvinkitaj, ke ĝi ne trompos niajn esperojn, sed ke ĝi faros netakseblan servon al la Proletaro tutmonda.

La unua elpaŝo tiudirekte estis farita per internacia kurso, okazinta pasintsemajne por la teknikaj gvidantoj de la asocioj, aliĝintaj al Socialista Sport-Internacio Laborista. Tasko de la kurso estis, kompari reciproke la sistemojn, praktikatajn en la diversaj landoj kaj esplori ilian ekzercan kaj korpoformantan valoron. Sendube la sistemo prezentita de la lernejo mem havis bonajn ŝancojn esti rekonata de ĉiuj. Por tio pledas jam, ke ĝi akiris la venkon dum la sistema konkuro, efektivigita dum la Unua Olimpio Laborista en Frankfurt a. M. 1925. Krom la sportteknikaj punktoj, la programo de la kurso ankaŭ enhavis lekciojn kaj paroladojn pri aliaj teoriaj temoj de la laborista sportmovado, kaj ankaŭ sportpolitikaj temoj kaj demandoj estis konsiderataj.

Nun post la kurso niaj eksterlandaj K-doj havos la eblecon kritiki la prezentojn de nia altlernejo sur tiu ĉi kampo.

La taskoj de la lernejo estas tre ampleksaj, sed la idealista volo de la direktantaj K-doj solvos ilin je la bono de l’ tutmonda Proletaro.

GIMNASTLINGVO KAJ ESPERANTO

Principa kondiĉo por la uzo de la mondhelplingvo sur gimnasta kampo estas la fikso de la gimnasta terminaro. Por krei la bazon, nun la Asocia Lernejo de Laborista Gimnast- kaj Sportasocio de Germanio interlige kun Laborista-Esperanto-Asocio por germanlingvaj regionoj faris la tradukon de la «Konsililo por pregimnastuloj». La traduko nun unue estos prezentata al la kompilantoj de nia «Plena Vortaro», por poste esti kontrolata definitive de kompetentaj sportfakuloj en- k eksterlandaj.

Kun la publikigo de ĉi-fakto la Asocia Lernejo interligas la esperon, ke ĝi per tio faris pecon da praktika laboro internacia.

— pàgina 6 —

392 — SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

INTER NI

Oni ofte mokis la «internan ideon de esperanto», pri kiu parolis la aŭtoro de nia lingvo. Ne sen motivo, cetere. Kelkiuj ja faris el tiu Zamenhofa koncepto ian religion, ian mistikon. Kiel okazas pri ĉia mistiko, ĝi simple fariĝis . . . mistifiko — per la belsonaj paroloj de pastroj de tiu nova religio. Ĝi estis — ankoraŭ estas — temo por vantaj, senenhavaj paroladoj, kiuj ĉarmas la aŭdsenton de aŭskultantoj. Tiel predikantoj akiris famon, popularecon — kaj ceteron . . .

Tamen ne ĉiam oni prave kritikis la «internan ideon». Necesas ĝin kompreni bone. Ĉiu idea movado havas ĉe sia komenco religiecan periodon. La socialismo ankaŭ estis «utopia», antaŭ ol fariĝi «scienca» per la laboroj de K. Marks.

Ĉe la komenco de la esperanta movado, la «interna ideo» estigis entuziasmon kaj propagandan fervoron ĉe la unuaj pioniroj. Ĝi estis la unuecigilo kaj ludis atentindan rolon en la kriza epoko, kiam matematikuloj kaj logikemuloj maltrafe volis enkonduki sur la lingvosciencan kampon disciplinojn taŭgajn nur en abstraktaj sciencoj.

Esperanto estas nur ilo. Sekve ĝi ne povas enteni ian ajn ideon. Sed la homoj uzas ilojn. Tiel ĉi tiuj lastaj fariĝas kvazaŭ inteligentaj, ideohavaj. Per la iloj la homoj aliiĝas, transformas la mondon.

La ilo esperanto estas bonega. Kiam ĝi estos mondskale kaj ĝenerale uzata, rezultos el tio grandega ŝanĝiĝo apenaŭ imagebla.

Eble Zamenhof intuicie antaŭvidis tiun mirindan ŝanĝiĝon. Kaj, estante idealisto, li atribuis ĝin al iu ideo, kiu sin kaŝas en la lingvo de li elpensita . . .

SAT-anoj mokas la religion, kiu estiĝis el la Zamenhofa koncepto. Sed ili volonte konsentas, ke la aŭtoro de esperanto genie prezentis al si la mirindan forton per kiu la homoj kapablus faligi la lingvajn barojn, se ili konsentus uzadi racie artefaritan lingvon, anstataŭ konservi fetiĉan kredon je ĉiameco, neanstataŭebleco, aŭ neanstataŭindeco de la naciaj lingvoj.

La vera interna ideo de esperanto konkretiĝas en nia sennaciismo . . . E. L.

PLENA KONGRES-RAPORTO EN VENONTA N-O!

EL NIA LETERARO

«Kial malsukcesas korespondado»

Sub tiu ĉi titolo aperis en n-o 199 letero, kiun ricevis K-do S. H. T. de K-do E. Mikelsons, Riga, kun la necesaj komentoj. K-do E. M. siaflanke sendas al ni sufiĉe ampleksan respond-skribaĵon por sin defendi, kun la peto pri enpreso. Pro manko de loko ni nur ekstrakte k koncize povas fari tion. Red.

. . . Laŭ mia anonco en «S-ulo» mi ricevis pli ol 50 sendaĵojn. Ne eblis respondi al ĉiuj letere. Mi uzis poŝtkartojn. Nur nun mi vidas, ke poŝtkarto estas tro malgranda por esprimi sin klare . . . Skribante resp. al K-do T. mi opiniis, ke cirkonstancoj en Londono, Parizo, Berlino ktp. estas similaj al tiuj en Riga. Nun mi scias, ke estas tute male. Mi skribis malŝate pri cirk- k variete-artistoj, k persone malŝatas ilin, ĉar en Latvio tiaj «artistoj» sin sentas «altrangaj» k laboristojn malŝatas. Ili ĉiam estas en societo de burĝoj . . . K-do T. skribas en sia letero: «. . . Ĉe ni riĉuloj neniam iras al variete-spektakloj, ĉar en tiu lando tiaj aĉaĵoj estas konsiderataj kiel laboristaj amuzaĵoj. La riĉuloj iras al operoj kaj teatroj, kie ludas aktoroj kiel vi — jen la ŝerco. Varieteo ĉe ni estas popol-amuzaĵo.» Sekve ankaŭ li estas tiu, kiu helpas al burĝoj malhelpi evoluon de Laboristaro per aĉaj amuzaĵoj. Mi konsilas al tiuspecaj K-doj pli bone silenti, se ili nenion povas helpi al laboristoj . . . Por nia landeto mia konsilo ne taŭgas. Niaj K-doj, precipe aktivaj, klaskonsciaj, tute ignoras variete-teatrojn, cirkon, kinojn kun variete-aldonoj k eĉ burĝan teatron . . . Ĉi tie en Riga «Laborista Teatro» k multaj dramrondetoj ĉe div. sindikatoj penas montri per prezentadoj nunan malbonan k eblan pli bonan vivon de laboristoj. Rezultoj estas jam bonaj. Alia kaŭzo estas, ke en Latvio la enirprezo por teatroj estas ridinde malalta, por (grandaj, luksaj) kinoj, por cirko k varieteteatroj tre alta. Per la profunuiĝoj [?] la laboristedukado estas tiel bona, ke nenio nin povas allogi en burĝajn «temppasigejojn». Ĉe ni teatron-operon vizitas intelektuloj (ankaŭ laboristoj!): studentoj, lernantoj, oficistoj, ktp. Cirkon, variete-teatron k kinon vizitas burĝoj (precipe unuajn du), etburĝoj: komercistoj, fabrik- k dom-posedantoj ktp. Eĉ metiistoj, kiuj ne ŝatas iri kun la «maldelikata» popolo, sed emas esti inter «altranguloj». . . . Sub «servistoj de parazitoj» mi ne komprenis K-dojn, kiuj panakiras servante al burĝoj — tion ja ni ĉiuj faras — sed tiujn, kiuj helpas al ili nebulumi okulojn de siaj samklasanoj, kiuj reklamas al proleta klaso malutilajn burĝajn entreprenojn k tamen sin nomas «laboristoj» . . .

Ed. Mikelsons (9452).

Ni ne povas kontroli de ĉi tie la kondiĉojn en Latvio — sed scias, ke en la internacia filmproduktado troviĝas multaj filmoj, kiuj indas rangiĝi samŝtupe kun la plej bonaj teatraĵoj, mi citas nur la nomon «Potjamkin». Sed eĉ, se K-do E. M. ĉiurilate pravus per siaj citoj, li ne povas senkulpigi sin per tio de la riproĉo, ke la formo kaj maniero de lia respondo al K-do S. H. T. estis granda malĝentilaĵo — por ne uzi pli fortan esprimon.

N. B.

Pri niaj taskoj

Kara K-do! Kun granda intereso mi ĉiam legas viajn artikolojn ‘Inter ni’. Hodiaŭ mi legis la rolon de SAT en la batalo je la potenco de l’ Proletaro. Tie mi ankaŭ legis, ke K-do, kiam li per konstanta uzado akiras pli da klereco, povas informiĝi pri ĉio k fine estos la plej bona batalanto en sia partio. Tio estas vera, sed ne ĉie k ĉiam. Ni devas konstati, ke la lab. partioj ne estas kontraŭuloj de nia lingvo. Kelkaj kongresoj decidis pri la uzado de esp-o. Sed reale la funkciuloj ne akceptas nian lingvon. Ekz. mi parolis kun parlamentano pri esp-o. Subite li diris al mi: K-do! Ĉu vi kredas, ke esp-o estas la unua kondiĉo por mondrevolucio? — Mi redemandis: Kial ni sportas? Por ke ni fortigu niajn korpojn; kun kripluloj ni ne povas ribeli. La samon ni kiel esp-istoj celas spirite. Kiam ĉiuj laboristoj en tutmondo povos kompreniĝi samlingve, tiam unu kondiĉo por Revolucio estos plenumita. — Alia ekzemplo: Oni fondis rondon de laborist-korespondantoj en nia urbo por la tuta distrikto. Ĉe la fondo oni verkis leteron al la soveta gazeto «Pravda». Antaŭ la fondtago mi verkis artik. pri la taskoj de la koresp-antoj: ke ni ne havas intereson akceli naciajn lingvojn, ke oni skribu esp-e. Mi proponis, ke oni lernu esp-on dum siaj laborhoroj. Ĉar inter la rondo ĝis nun troviĝas du esp-istoj, mi postulis, ke ili raportu monate en nia lab. gazeto. Tiele oni povas kunlabori en partiaj rondoj por nia movado . . . Sed mi scias, kiam nia movado estos granda k ankrita inter la laboristoj, venos la partio k kun ĝi fratbataloj. Tiam ni devas esti veraj «sennaciuloj».

Ruĝfrate via 9588, Mannheim, Germanio.

Pri interhelpo

En la nomo de la SAT-anoj de Palafrugell (Hispanio) K-do 12926 salutas ĉiujn K-dojn k skribas al ni:

«. . . Trafoliumante la nunjaran Jarlibron, mi trovis en la artikolo 4 de la Statuto, ke ni tute devas klopodi, kiel eble plej bone helpi al iu ajn ano el nia Asocio, kiu estus petanta de ni informojn, kondiĉojn ktp. Bone, mi konsentas fari tion, kondiĉe ke tiu afero, pri kiu mi devas raporti, estu bona, profitdona al nia lab. movado . . . mi tiel parolas, ĉar tre ofte mi ricevas esp-aĵojn, malbonege redaktitajn, kiuj estas tute ne deĉifreblaj k per kiuj la demandanto nur petas: Kiu mi estas. Ĉu en nia montaro kreskas pinarboj. Ĉu mi instruas esp-on. Kiaj hundoj estas ĉe ni — k aliajn sensencaĵojn . . . mi ne povas malŝpari tempon. Mi gvidas post ĉiutaga, penega laborado esp. rondeton, kiu donas al mi iom da laboro, ĉar miaj lernantoj deziras ellerni la lingvon kiel eble plej rapide . . . Ankaŭ mi mem devas finlerni esp-on; tial ĉiutage mi studas ĝin k per esp-o interrilatas kun naŭ Gek-doj el div. landoj. Ne restas al mi libera tempo, por prirespondi bagatelaĵojn . . . Ankaŭ ofte okazas, ke iu K-do loĝas en vilaĝeto kiel izolulo, tial ne havas okazon konversacii k malrapide finlernas nian lingvon. Li bezonas helpon de bona esp-isto, ĉar sen tio li neniam bone ellernos . . . Mi mem nur malfacile lernis esp-on malgraŭ 8-monata senlaboreco, ĉar mankis al mi mono, por aĉeti librojn ktp. Sed dankinde la ĉi lokaj SAT-anoj pruntedonis al mi ĉiusemajne ‘S-ulo’n, pro kio mi iom bone lernis la lingvon. Se ili tion ne estus farintaj, mi nun ne estus esp-isto. K-doj diverslandaj, agu same, pruntedonu viajn legitajn SAT-eldonaĵojn, por akiri novajn membrojn k seriozajn lertajn esp-istojn! Mi mem estos la unua, kiu plenumos tion, kion mi proponas . . .»

(Fino sur paĝo 393, 1-a kolono, malsupre.)

— pàgina 7 —

SENNACIULO — 393

TOLSTOJ-POŜTMARKOJ KAJ ESPERANTO

Popola komisario por poŝto k telegrafo aperigos komencante de 10. sept. novajn poŝtmarkojn dediĉatajn al 100-jara naskiĝdato de Leo Tolstoj. Aperos poŝtmarko 10-kopeka por aliurbaj leteroj k 28-kopeka por eksterlandaj leteroj rekomenditaj. La unua havos portreton de Tolstoj kun subskribo: «Poŝto. Leo Tolstoj. 1828—1928.» Sur dua estos montrita bildo de Tolstoj en kampo laŭ konata pentraĵo de Repin kun la sama teksto en rusa lingvo k esperanto.

A. Sidorov, Rostov.

APTN SINKLER¹ PRI ESPERANTO

«. . . Mi lernis esperanton antaŭ multaj jaroj, mi legas ĝin, sed ne povas skribi. Mi opinias, ke ĝi estas treege utila afero rekomendinda al laboristoj en Sovetio. Mi konsideras kiel grandan domaĝon ricevadi el Sovetio leterojn k gazetojn komprenante ne eĉ unu vorton en ili. Do mi konsentas lerni esperanton, se sovetianoj faros samon. — Sincere A. Sinkler (U. Sinclair).

(El letero de Sinkler al K-do Sidorov, SAT-ano 5458, Rostov/Don).

ESPERANTA RADIO-KONCERTO EL MOSKVO

Bedaŭrinde tiu sciigo alvenis tro malfrue en niajn manojn, por esti enpresita antaŭ la okazo. Almenaŭ la K-doj notu la fakton k utiligu por sia propagando. Red.

Laŭ speciala aranĝo de la Popola Komisario por Poŝto kaj Telegrafo (Narkompoŝtel) la plej potenca Radiostacio en Sovetio je la nomo de Komintern, Moskvo, transdonis la 19-an de aŭgusto, je 20 h. 30 MET esperantan radio-koncerton honore je la SAT-kongreso en Göteborg. La programo entenis rusajn popolkantojn, diversnaciajn kantojn, esperantajn kantojn kaj orkestran muzik-parton sub muzika gvidado de Sergeo Ĉemodanov; gvidado de l’ esperanta parto per V. Javoronkov.

PIEDE KAJ BOATE TRA SOVETIO

Du Leningradaj esperantistoj, K-do L. Abramoviĉ (4255) k Henriko Her forlasis 7. aŭgusto Leningradon, por fari piedvojaĝon tra Sovetio. Ili havas antaŭ si iun socian laboron — esplori la vivon de malproksimaj anguletoj de Sovetio, laboron de vilaĝaj komjunul-organizoj k de OSO-Aviahim-organizoj (Societo por helpo al Defendo Aviad-Kemia), k propagandi esperanton. Por unua jaro estas decidita la vojo: Leningrad — Novgorod — Viŝnij—Voloĉek—Tver—Moskvo—Smolensk (piede), per boato tra Dnepro ĝis Dnepropetrovsk. De tie piede trans Perekop—Eŭpatoria—Sebastopolo—Suda bordo de Krimeo—Kenĉ—Taman—Tuapse—Majkop—Suĥum—Kaŭkaza montaro—Tiflis, kien alveno estas fiksita je 1. 9. 1929. Post tio estos vizitataj Persio, Afganistano, Turkestano k Siberio. Vojaĝantoj esperas dum trapasado renkonti esperantistojn-«indiĝenojn».

¹ Angle: Upton Sinclair.

Pri SAT-himno

Ni legis en «La Lernanto» (julio) «Sennaciulan kanton». Ni konstatas, ke nia SAT-himno devas esti «La Internacio», ĉar nia esp. movado devas esti interligita kun tutmonda revolucia movado. Nur himno de Laboruloj el tutmondo devas esti himno de revoluciaj esp-istoj.

Ĉelo de SEU en Perovo (Sovetio).

KOMPLETIGU EN VIA JARLIBRO!

Proletorganizoj, kiuj uzas esp-on en sia korespondado internacia (p. 51 k. s.).

Germana Laborista Ŝak-Asocio. Adr.: Deutscher Arbeiter-Schachbund, Chemnitz, Zwickauer Str. 152, Germanio.

Germana Laborista Samaritan-Asocio: Adr.: Deutscher Arbeiter-Samariter-Bund, Chemnitz, Alexanderstr. 23, Germanio. (Tiu ĉi asocio inaŭguros 15. 9. propran, nove konstruitan domon. Simpatiantoj sendu esp. gratulojn.)

Forstreku: Pĝ. 114, Courbevoie (Francio), K-do Mercier (peranto); mortis antaŭ 2 monatoj.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

BELGIO. Okaze de la 20-a Universala Esp. Kongreso en Antverpeno, la tiea SAT-anaro aranĝis Internacian kunvenon por SAT-anoj. Ĝin ĉeestis 60 K-doj el 8 diversaj landoj. K-do Mortiers salutis la alilandajn K-dojn nome de la Antverpena SAT-anaro. Li parolis pri la SAT-laboro de la antverp. K-doj. Por la ne-SAT-anoj li klarigis la celon de nia Asocio k tre favore parolis pri «S-ulo», «S. R.» k «La Lern.». Hispana K-do J. de la Cruz parolis pri la SAT-movado en sia lando. Ankaŭ la anglaj K-doj Bram k Brooks tion faris pri Anglio. K-do Ruĝamo Bonesper, maristo, parolis pri la marista esp. movado, dum pola K-do parolis pri la persekutoj en Bulgario. Kantado de la Internacio fermis la unuan parton de la kunveno. Dum la resto de la vespero la K-doj ĝoje interbabilis. 7 novajn SAT-anojn varbis la grupo dum ĉi tiu vespero, 2 abonantojn al «S-ulo», 1 al «S. R.». Plie la antverp. K-doj disvendis dum la kongressemajno proks. 150 ekz. de la jubilea n-o de «S-ulo», ankaŭ multajn «For la neŭtralismon!» La kunveno decidis sendi salutlet. al la SAT-kongreso, subskribitan de ĉiuj ĉeestantaj K-doj. (Alfonso.) — GERMANIO. Chemnitz. «Festo de laboro» okazis 24. 6. Alvenis multaj salutlet. ĉe la sindikata centrejo. Ili estis menciitaj sur la festplaco k parte presitaj en lokaj lab. gazetoj, kiuj favoras esp-on. Neŭtrala, instruista, policista, akademia k laborista esp. unuiĝoj niaurbaj formis kartelon, por kune pli bone efiki ĉe estraroj k lernejoj. Jam montriĝis bonaj rezultoj. — Falkenstein i. V. 30. 6. k 1. 7. okazis somera konferenco de LEA-distrikto Erzgebirge-Vogtland. Sabate amuzvespero. Esp. teatraĵo «SAT-ano» multe plaĉis. Dimanĉe en laborkunsido oni konstatis malrapidan, sed konstantan kreskon de l’ movado en la distr. Multaj kursoj, perletera kurso k porjunularaj aranĝoj estas fiksitaj por venonta aŭtuno. Oni pli bone organizos distr. gazetservon, k ĉe venontaj distrikt-tagoj volas kontroli la delegitojn laŭ sindikata, politika membreco k ĉu ili estas abonantoj de lab. gazetoj k eksiĝis el eklezio. (La lasta procedo jam delonge regule funkcias ĉe la lab. sportularo.) — SOVETIO. Dnepropetrovsk. 31. 7. je la 9.30-a matene dum pli ol unu horo okazis en granda ŝufabriko «La kunigita laboro» lekcio pri «esp-o k Laboristaro» de K-do Kudrjavickij. Ĉeestis pli ol 60 pers., el kiuj 33 komencis studi en kurso sub gvido de l’ citita K-do. Poste parolis eksterl. K-do V. Brojer pri lab. vivo en Germ. (10 262.) — Rostov/Don. Ĉe urbkomitato de kom. junularo organiziĝis korespond-oficejo por interligo kun lab. junularo. El 110 komjunul. ĉeloj kelkaj jam sendis kolektivajn let. eksterlanden. La praktikan laboron gvidas K-do S. Aptekman. (5458.) — Taganrog. Plivigliĝo de nia movado komenciĝis en dec. 1927, kiam organiziĝis esp. rondeto el 70 p. ĉe Centra Ĉeĥov-Biblioteko. Pro rifuzo de l’ ejo la rondeto refalis ĝis 15 p. k luis ejon en 10-a laborlernejo per propra mono k dungis instruanton. Poste ĉesis instruado tute. Reorganizo okazis sur bazo de oficiala SEU-ĉelo kun 8 K-doj 25. 3. 28. Komenciĝis lab. int. koresp. Al 1. majo ni ricevis eksterl. salutlet. Oni multobligis ilin k sendis al partiaj ĉeloj k laborejoj por tralego. Ili aperis en loka jurnalo. 10. majo dum tuturba ekspozicio de murgazetoj ni havis propran ĉambron bone vizititan. La ĉelo kreskis dum apr./junio ĝis 20 p. (el ili 6 SAT-anoj); nun estas 7 abonantoj al «S-ulo», 2 al «S. R.». Dum 3 monatoj estis aĉetata literaturo k gazetoj por 53.92 rbl. Ĉe kontoro «Sevkavpromstroj» fondiĝis nova rondeto el 5 p. sub gvido de K-do Helgor. (N. Fedotov, 3736.)

[BILDO p.7 | 61,24,90,29] Ornama kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro kaj skribplumo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

August Strindberg, LA KONSCIENCO RIPROĈAS. Eld. G. H. Backman, Ramlösa Brunn, Box 104, Svedio. — Tie la libro estas havebla por 1 sv. krono. 60 pĝ. Form. 12×18 cm. — Unue, pri lingvo. Ĉu la tradukinto ne trouzas nian vorteton «la»: «La kopiisto en la Prusa geologia oficejo, nuntempe la leŭtenanto en la rezervo, sensurtute sidis antaŭ la skribtablo (ĉe) la ĉefa gastejo . . .» En ĉiu paĝo, mi forstrekis proksimume 10 ĝis 15 neutilajn «la», tolerante ankoraŭ multajn, bonajn k dubajn. Ĉu, en sveda lingvo, tiom da «artikoloj» interbalbutas? Eble ili pli fluante kunfandiĝas kun frazo? Ni traduku la ritmon, la ritmon, ritmon! Ritmo estas ĉefaĵo en ĉiu verko literatura, pentra, konstrua, skulpta . . . k muzika. — Ni elĉerpu: «Efektive, li estis pli da geologo ol militisto.» Ĉu tiu «da» tradukas svedan nuanceton? Se jes, bone. La signifo tute ne suferas. Tiuokaze ni rimarku, ke oni rajtas traduki esp-en eĉ la intimajn pensritmojn de ĉiu lingvo, kiam signifo ne suferas. Ni latinlingvanoj estus skribintaj: «Fakte, li estis pli geologo ol militisto», aŭ kun nuanceto: «Fakte, en li estis pli da geologo ol da militisto.» Nur diferencoj, riĉaj, pentrecaj diferencoj inter ĉiuj frataj homaj rasoj. Ĉina poezio, ekz., serpentumas por ni strange k ĉarme.

Preseraroj estas fine menciitaj en tiu ĉi eldono. Ni renkontis kelkajn aliajn, malmultajn. Ĉiu esp-isto korektas mem. Pli ĝenas alilingvaj vortoj. Ĉiuj ne-esp-aj vortoj devus almenaŭ esti tradukataj: (en piednotetoj) «Francs-tireurs» (skribita kun eraro «franc-tireurs»): liberbrigadanoj, «laurier-tin» (skribita kun eraro «laŭrier-teint») tinlaŭro aŭ tina laŭro, «Philosophie des Unbewußten»: Filozofio de l’ Nekonscio. Plie, ni ĉiam esp-e legebligus: «Marlotte» (Marlot’) Café du Cercle (Kafé dü Serkl’: Grupa Kafejo). Kial, paĝo 39, la rusa nomo Gortŝakof skribiĝis france-germane «Gortschakoff»? Babelaĵo. «Ili nun estas ludantaj ‘guerre’ (je bilardo).» Eĉ mi franciano ne konas tiun bilardludon «guerre», se ĝi iam ekzistis. Jen mankoj de kosmopolita snobemo¹. Vi svedo diras francan vorton, ridetante al mi franciano: «He! Amiko! Mi ŝatas vian lingvon!» Sed la franca vorto ne estas franca. Babelaĵo. Tiel la vorto «Pissoir» (pisuar), skribita sur urinejo en Frankfurto (Germanio). Tiu franca vorto estas apaŝvorto² en Francio. Oni diras france «urinoir»: Babelaĵoj, kiel en kosmopolitaj hoteloj, en kiuj elegantuloj k servistoj kredas scii multajn lingvojn: nur Babelajn lingvomiksaĵojn. Jen ankoraŭ granda merito

¹ Dandemo, suprajemo. ² apaŝoj-banditoj.

— pàgina 8 —

394 — SENNACIULO

de esp-o: ĝi protektas ĉies lingvan belecon kontraŭ supraja (snoba) kosmopolita stulteco.

Sed for tiujn teknikajn kritikojn. Mi konfesu, ke nur revenante al ĉiu paĝo mi sukcesis retrovi iom post iom tiujn mankojn, ĉar la rakonto puŝis min antaŭen. Kaj sur paĝo 12, la rakonto tiom kaptis min, ke mi legis ĝis fino sen korekti plue. August Strindberg, genia verkisto, paroligante militestron k militkaptitojn, estis literaturkaptinta min. Nur tio gravas: forta verko estis tradukata. August Strindberg mortinta, estu laŭdata, k ankaŭ lia bongusta tradukinto, kiun rabis la morto antaŭ kelkaj semajnoj. Eble Strindberg iom tro flegis la famon de iuj francoj, ekz. kiam li faligas el la buŝo de rezonanta svisa kuracisto: «Ĉi tie (en Svisio), Thiers (Tier’) provis klarigi siajn . . . ofte konfuzajn . . . sed, kiel mi kredas, honestajn pensojn . . .» Ni laŭte diru nian malamon kontraŭ tiu «honesta» franca burĝo, kiu tiel sovaĝe buĉigis francan popolon, la «parizan Komunon» de 1871. Ni estus dezirintaj, tie, iun vorton pli fortan, brilan, aŭ skeptikan, aŭ venĝan, pri tiu aĉa politikulo. Sed Strindberg mortis 1912.

Ni substreku sennaciecojn en tiu verko: Strindberg, svedo, skribis jam dum 19-a jarcento tiun verkon pri 1870-a milito, simpatiante samtempe kun germanoj k francoj: Germana oficiro, suferante pro sia kulpo je ekzekuto de tri francaj kaptitoj, freneziĝas pro granda sentemo. Profundaj pensoj de frenezuloj k nefrenezuloj. Post sia resaniĝo, tiu germano fariĝas memvole sviso, por efiki pli bone ol kiel germano, kiel eŭropano — homo. Plena je talentaj fulmoj estas la tuta verko. Ĝi finiĝas en kvazaŭ naiva konfido je pacifismo. Ankaŭ kiam ni aŭdis en Parizo teatran verkon de Strindberg: «La Danse de Mort» («La Mortdanco»), nin surprizis, samtempe kun belegaj profundecoj, strangaj naivecoj. Sed ni ne malmemoru, ke Strindberg naskiĝis en 1849. Tiel, li povis eble tutan vivon, post 1870, kun iom da idealblindeco, kredi je pacifismo de imperiemaj registaroj, k morti en 1912 kun tiu kredo.

Du jarojn post lia morto . . . — Dum lia tempo, li estis inter la plej antaŭenemaj viroj de Eŭropo. Potenco de lia verko utile skuas nin, puŝas nin. Facile, sur vojo de li preparita, ni iros ege pli antaŭen.

Jief.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»:

Volksstimme (Popolvoĉo), Chemnitz, 9. 2., Sind. mov. en Hindio, 12. 3., Sind. mov. en Egiptio, 21. 7., 28. 7., Salajroj de instr. en Sovetio; Le Matérialiste, Bruselo, julio, En Sovetio plimultiĝas . . . (195).

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Daily Herald, London, 3. 8., 10. 8., Labour Woman (laboristino), London, aŭg. (duonpaĝo); The Shop Assistant, London, 28. 7.; Der Deutsche Eisenb., Berl., 5. 8., 12. 8. (kurso); Jitije i Znamje [?] (Vivo k scio), Lvov (?); Le Sincériste, Waltwilder, aŭg./sept.; Arbeiter-Zeitung, Breslau, 6. 8.; Ruhr-Echo, Essen, 12. 8. (pri SAT-vortaro en esp.); Stelo, Dnepropetrovsk, 11. 7.; Estonta Ŝanĝo, Dnepropetrovsk, 4. 8.; Signalen, Stockholm, 2. 8. (ITF-kongr.), 9. 8. (saluton al la SAT-kongr. unuapaĝe en esp-o); Volksstimme, Chemnitz, 9. 7., 25. 7. (pri SAT-kongr.).

Peresper. artik. k notojn enpresis:

Sächs. Arb.-Ztg., Leipzig, 2. 8.; Die Einheit (Unueco), Berlin, 12. 8.

Peresper. leterojn presis:

Volksstimme, Chemnitz, 26. 5., 28. 7., 20. 6.; Der Kämpfer (Batalanto), Chemnitz, 14. 4., 30. 4.

NIA POŜTO

1305. — Via artikolo estas taŭga k estos utiligata.

12 721. — Ni enpresos vian artikolon, sed ĉar ĝi restas aktuala, nur post kelka tempo pro la abundo de materialo ricevita.

10 876. — Mankas loko, por enmeti la informaĵon de via loka jurnalo. Se vi volas havi klarecon pri la faktoj, serĉu korespondadon kun Sovetio, aŭ, se vi deziras, ke la temo estu pritraktata en «S-ulo», instigu sov. K-don verki pri ĝi.

135. — E. K. ricevis multegajn respondojn, konsilojn ktp. rilate la demandilon. La plej interesajn, ankaŭ la vian, ni aperigos je oportuna tempo en «S-ulo».

1242. — La Direkcio de SAT pridiskutos la enhavon de via letero.

1896. — Via «propono» alvenis tro malfrue.

Al Litovi-anoj. Viaj Jarlibroj plejparte revenis kun la rimarko: «Ne allasata».

Fero. — Via artikolo aperos tuj, kiam spaco permesas.

12 926. — Mankas loko en tiu ĉi n-o, por enmeti vian duan sendaĵon.

9452. — Via artikoleto aperos, kiam loko permesas.

7348. — Aperos en iu venonta n-o.

2144. — Sendu nur ĝeneralan rap. pri la enketo, kondiĉoj, konstatoj ktp. La junularlet. ni devas prokrasti ĝis venonta n-o.

CK SEU. — La «Letero» aperos venontnumere, pro teknikaj kaŭzoj (tro malfrua alveno).

5583. — Ni intencas utiligi, tuj kiam loko permesas.

N. B.

ATENTU IRH-ANOJ K ORGANIZOJ!

Ĉelo de SAT k IRH dez. helpi al malliberuloj, lernantaj int. lingvon k al iliaj familioj. Koresp. pri ĉi tiu demando. Petas komuniki adresojn k bezonojn. — Same ni dez. aranĝi koresp. individue k kolektive pri vivo k klasbatalo de ĉl. laboristoj, pri politikaj, religiaj k vivmanieraj demandoj. Kiu ne povas memstare skribi, tiu traduku el naciaj gaz. k jurnaloj. Pruvu vian solidarecon. Resp. garant. Adreso: K-do Kinjalov, str. Ĉerniŝevska, 66, C. K. K., Ĥarkov, Ukrainio (USSR).

SAT-ANOJ, ATENTU!

La Glasgova Lab. Esp. Klubo okazigos specialan delegit-konferencon de la laboristaj organizoj (partioj, sindikatoj, virin-organizoj, junular-organizoj k proletaj sportsekcioj). Ni petas eksterl. K-dojn sendi salut-leterojn al la Konferenco, se eble, de via partio, sindikato ktp. Ni petas precipe sovetiajn organizojn, pro tio ke la lasta delegitaro, kiu vizitis Sovetion, raportis, ke esp-o estas malatentata k ne uzata de sov. organizoj. Sendu al: R. Callery, 288, Springburn Road, Glasgow N., Britio.

Tutmonda Komjunularo, atentu!

Komjunulĉelo ĉe Vespera Lernejo por plenaĝuloj petas la komjunularon el ĉl. skribi pri sia vivo, laboro k stato de junularo. — Helpu antaŭenigi esp-an influon en la komjunular-medio de Kursk. Skribu multnombre! Resp. garantiata. Adr.: K-do S. Trofimov, Kondirevskaja, 33, Kursk (Sovetio).

Komuniko al la franciaj SAT-anoj

De nun nia Asocio havas sian propran ĉekkonton poŝtan: Sennacieca Asocio Tutmonda, 23 rue Boyer, Paris 20, compte de chèques postaux N-o 1234—22, Paris (sen ajna personnomo).

Por transsendi la kotizojn, abonojn, libromendojn ktp., ni konsilas al la franciaj membroj kaj perantoj uzi tiun ŝparan rimedon.

ATENTU!

Krasnoufimska region-komitato de junkomunistoj petas ĉ. lab. junul-organizojn sendi al internacia junular-tago salutleterojn k materialojn por ekspozicii dum tiu tago. Ĉiu sendaĵo estos bone rekompencata. Adr.: Krasnoufimsk, R. K. de SEU (USSR, Uralo) al K-do Korjakovcev.

POR EKSPOZICIO

okazonta 1.—8. sept. sendu materialon k salutleterojn. Pruvu per tio la esp. proletsolidarecon. Resp. al ĉ. garantiata. Adr.: ALLE-grupo, IX, Sekcio de A. B. V. (Arbeiter-Bildungs-Verein), Nussgasse 4, Wien 9 (Aŭstrio).

[REKLAMO p.8] 3000 Esperanto-Instruistoj ricevis propagandnumeron 4/5, 1928 de Internacia Pedagogia Revuo oficiala organo de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistoj (TAGE) 3000 Esp-o-Instruistoj organiziĝu en TAGE, abonante IPR, por sukcesigi Esperanton en Lernejo k. Instruistaro Jarabono nur 3 germ. mk. Kiu ne ricevis la propagandn-on, skribu tuj al M. Goldberg, Leipzig S 3, Frohburger Strasse n-o 68 (Germanio).

SAT-anoj ne pruntedonu vian Jarlibron al iu ajn. Ĉiam postulu, ke servopetanto montru sian membro-karton. Gardu vin kontraŭ profitemuloj kaj parazitoj!

ENHAVO:

paĝo
En la lando de Kristo 387
La 8-SAT-Kongreso en Göteborg (Kelkaj sciigetoj) 387
60-jara jubileo de la «Kanto de l’ Laboro» 388
Letero el Japanio 388
Kapitalistaj Sennaciuloj 388
Kooperacio en Sovetio 389
La politika situacio en Hungario 389
Diversaĵoj 390
Tago el mia Vivo 390
Sennaciula Sporta Paĝo 391
Tra Esperantio 392—94
Anoncoj 394

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 205, 6 de setembre de 1928

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

4-a Jaro. N-o 205 — APERAS SEMAJNE — 6. Septembro 1928

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

EL LA URBO DE NIA VIII-a

Göteborg aspektas grizkolore, severeme. Grandaj aleoj kun arboj ebligas bonan aerumon de la urbo. Brike flavaj konstruoj kun dube ruĝaj tegmentoj kaj verdaj parkoj rompas la unutonecon de la tuto. Ĉi tie kaj tie montriĝas granitaj rokoj. La urbo staras sur firmega fundamento. La homoj, kiuj vivas en tia kadro, devas esti seriozaj, pensemaj kaj fortvolaj. Ili ankaŭ estas gajaj kaj bonhumoraj. Sed ilia gajemo ne flagras kaj elŝprucas, kiel okazas en sudaj landoj…

Tramveturiloj traruliĝas, flirtigante flagetojn, ĉe kiuj vidiĝas verda stelo sur ruĝa fundo. Oni ja scias, ke la urba Konsilantaro estas laborista en sia plimulto: tute normale do okazas tia elmontro de simpatio al nia movado. Bavariaj K-doj en sia nacia kostumo, ruĝfront-batalantoj en uniformo, promenas tra la stratoj kaj metas eksterordinaran, pitoreskan trajton al la fizionomio de la urbo. Sur granda herbeja placo migruloj starigis tendojn, kaj tio fariĝis multvizitata kuriozaĵo. La gazetaro ŝerce raportas, kiel esperantistoj solvas la loĝejan problemon. Sed nia K-do Neĝam Mohamed el Alĝerio tenas la rekordon inter ĉiuj kongresanoj rilate famecon: li ja estas la ĉasobjekto de ĉiuj fotistoj kaj karikaturistoj…

La antaŭ-kongresa manifestacio, organizita sub la respondeco de Sveda Laborista Esperanto-Asocio, estis brile plensukcesa. Pri ĝi raportis detale kun fotoj kaj karikaturoj la plej gravaj gazetoj el Göteborg kaj eĉ el Stokholmo. — 17. 8. 28.

*

[BILDO p.1 | 24,46,74,73] Granda konstruaĵo kun kolonaro kaj la signo «SAT» sur la fasado, antaŭ ĝi balustrado kaj kelkaj homoj. Subskribo: Salonego, kie okazis la manifestacio organizita de SLEA okaze de la VIII-a SAT-kongreso

Aliĝis 615 personoj; alvenis 436 el 24 landoj. Tiurilate oni ankaŭ rajtas paroli pri plensukceso.

Miaopinie, nia VIII-a estis sukcesa ne nur je ekstera vidpunkto, sed ankaŭ je la interna — kompare kun la antaŭaj kongresoj. Vigle kaj eĉ kelkfoje pasie oni diskutis pri la ĝenerala gvidado de la Asocio. Pri plej malgrandaj aferoj montriĝis intereso ĉe granda nombro da kongresanoj. Pruvon: unu laborkunsido daŭris ĝis la 23-a horo por diskuti ĉefe pri kotiz- aŭ Jarlibraj aferoj! Ĉeestis tiun noktan kunsidon eble pli ol ducent K-doj.

Cetere, estas ia manko en niaj kongresoj, ke oni tro longe babilas pri bagateloj. Tio ja okazigas, ke ne plu restas sufiĉe da tempo por dece diskuti pri gravaj principaj demandoj. Tiel okazis ĉi-foje rilate al la program-projekto…

*

Kiel kutime, konfliktetoj okazis inter diversaj tendencoj. Pri tio estas notinde jena tre karakteriza fakto. En sia finparolo, K-do Adamson, komunist-partiano, eldiris frazon, kiu ŝajnis al K-do Deubler ofenda por la social-demokratoj. Nu, post ambaŭflanka klarigo, kion ni vidis: La du kontraŭuloj premis al si reciproke la manon sur la estrado, ĉe varma aplaŭdado de la ĉeestantaro. Kortuŝa, tre signifa okazintaĵeto, kiu klare montras, ke la SAT-aneca sento superregas la disigajn fortojn en la kadro de nia Asocio.

*

Plej libera diskutado okazis pri la gvidado de SAT. La Estraro povis esti kritikata, ĉiel riproĉata. Kaj tio estas bona. Ĉe la fino, Rezoluci-Komisiono, konsistanta el la Kongres-prezidantaro, Sekretariaro kaj Proponkomisiono, prezentis al la kongresantoj tekston de rezolucio, kiu aprobas la ĝisnunan gvidadon de SAT. Tiu rezolucio estis unuanime akceptata¹.

¹ Oni legu la tekston sur pĝ. 396 kaj 397.

— pàgina 2 —

396 — SENNACIULO

Okazis interkonsento inter la rajtigitaj reprezentantoj de 7 Lab. Esp. Asocioj kaj la reprezentanto de SAT.

Ĉiuj konsentis pri neceso havi du malsamspecajn — por-esperantan kaj per-esperantan — aparatojn, kies celo estas la sama, sed taskoj malsamaj, kaj kiuj funkciu aparte, memstare kaj sendepende, sed evitante ĉian uzurpemon de unu sur aliun. Pli klare: la LEA devas nepre limigi sian taskon al la propagando de esperanto en iu nacilingva regiono kaj SAT al la aplikado de nia komuna lingvo sur tutmonda skalo.

*

Ne povas esti dubo, ke post tiu serioza, plensukcesa laboro nia afero daŭros kreski kaj firmiĝi. La Kongreso montris fidon al la Ekzekutivo; ĝi difinis al la tuta SAT-anaro direktojn por estonta laboro. Ni do ĉiuj denove laboru kaj firmigu en ni la konvinkon, ke ni plenumas gravan, necesan taskon por la emancipo de nia klaso.

*

Ĉu ne ekzistas makuletoj sur la bildo, kiun mi pentris? Kompreneble, jes. Ne ĉiuj kongresanoj estas klaskonsciaj SAT-anoj; ne ĉiuj venis al Göteborg kun la nura deziro labori por la prosperigado de nia movado. Vagemo kaj turismemo puŝis kelkiujn al la kongresa urbo. Aliflanke multaj SAT-anoj restas ankoraŭ ligitaj per diversaj, subtilaj ligiloj al la burĝa ideologio. Estus facile kritiki, moki, satire raporti. Ni ne estu tro severaj kaj postulemaj. Ni nur atentu, ke la emo ĉefe zorgi pri la ekstera flanko de nia afero, neniam superregu…

Alia motivo por ne esti absolute kontentaj pri nia VIII-a, estas la fakto, ke la SAT-Konferenco estis nur duonsukcesa. Ne sufiĉe da laboristaj organizoj sendis delegiton. Sed ankaŭ ĉi-okaze ni ne rajtas esti severaj. K-do M. Starr faris sian eblon kaj se la rezulto ne estas plene kontentiga, ĝi tamen estas tre instrua. Per tiu unua provo ni ĉiuj povas lerni. La eksperimento neniel estas negativa. Male, ĝi instigas nin daŭrigi la klopodojn, por ke la dua SAT-Konferenco estu pli sukcesa…

*

Rilate la teknikan aranĝon, la Kongreso estis modela, se ne senriproĉa. Gravajn plendojn mi ne aŭdis. La Organiza Komitato, kies animo estas

[BILDO p.2 | 21,19,82,53] Granda grupfoto de kongresanoj antaŭ konstruaĵo kun tri arkaĵaj pordegoj kaj lanternoj; oni tenas standardojn kun la SAT-stelo. Subskribo: La kongresanaro. — Multaj jam forvojaĝis

Gek-doj Adamson, plenumis tute kontentige sian pezan taskon. Ili ne nur bone organizis la Kongreson, sed plie aranĝis grandiozan ekspozicion, kiu indus ampleksan priskribon, se tempo kaj loko ne mankus. Mi citu nur unu fakton: dum la unusemajna tempo de la ekspozicio estis disvendata por pli ol 800 sv. kronoj da esperanta literaturo. Nenio parolas pli elokvente ol ciferoj…

Niaj K-doj el Göteborg meritas ĉies dankon kaj gratulon pro ilia granda sukcesa laboro, sed ankaŭ pro ilia komplezemo kaj servemo.

Finiĝis la VIII-a Kongreso de SAT. Vivu la IX-a en Leipzig!

Göteborg, 20. 8. 28.

E. Lanti.

[REKLAMO p.2] SUB RUĜAJ STANDARDOJ — Impresoj kaj travivaĵoj en Sovetio de Einar Adamson (Göteborg). Prezo inkluzive afranko: 0,75 mk. g. Aĉetebla ĉe la Adm. de SAT en Leipzig

Finkonkludoj de la VIII-a SAT-Kongreso

Kiel konkludo de siaj debatoj la Kongreso deklaras:

1. Aprobi la laboron de la Ekzekutiva Komitato de SAT dum la lasta interkongresa jaro. Ĝi fidas al tiu sama instanco por daŭrigi la laboron laŭ la ĝisnunaj direktoj.

2. Pro ŝanĝo en la sektorsistemo kaj ankaŭ pro tio, ke ne ĉiuj konsilantoj estis aktivaj en la plenumo de siaj taskoj, la Kongreso decidas ne renovigi la mandaton de la konsilantaro kaj komisias al EK funkciigi laŭstatute baloton por elekto de nova konsilantaro.

3. La Kongreso opinias necese, deklari denove, ke esperanto estas por SAT-anoj nur rimedo, kiun ili uzas en la intereso de la proleta klaso. Se la SAT-anoj konsistigas apartan organizon, estas nur pro tio, ke ĝenerale la gvidantoj de la laborista movado malatentas la problemon pri forigo de la lingvaj baroj inter diverslandaj proletoj. Lingvo Internacia ne povas emancipi la Laboristaron, sed la Laboristaro ne povos emancipiĝi sen la helpo de komuna interkomprenilo. Tial la laboristoj, kiuj pli speciale dediĉas sian tempon kaj energion en SAT, havas la firman konvinkon, ke ili tre efike utilas al sia klaso.

4. La Kongreso protestas kontraŭ la famaĉo, ke SAT havas celojn politikajn. Rilate al la politika agado de siaj membroj SAT akceptas neniun respondecon, tial ke tia agado okazas ekster la kadro de la Asocio. SAT havas ĉefe klerigajn kaj kulturajn celojn.

5. La Kongreso notas kontente la fakton, ke okazis interkonsento inter SAT kaj la LEA. Ĝi nur bedaŭras, ke la aŭstria kaj nederlanda asocioj ne sendis rajtigitan delegiton por partopreni tiun interkonsenton.

6. La Kongreso ankaŭ tre bedaŭras, ke multaj esperantistaj laboristoj restas ekster la SAT-vicoj kaj preferas subteni per siaj kotizoj burĝe neŭtralajn asociojn. Tiuj esperantistoj eraregas, opiniante, ke tiel ili pli utilas al la esperanta afero. La sepjara ekzisto de SAT jam liveris sufiĉe da pruvoj pri ĝia bona kaj ŝpara mastrumado.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 397

Sufiĉas por tio fari komparon kun la t. n. centraj neŭtralaj organizoj esperantaj.

7. La Kongreso altiras la atenton de la tuta SAT-anaro pri neceso labori organizite, metode kaj laŭ la direktivoj donitaj de la Kongreso. Necesas, ke ĉiuj SAT-anoj konvinkiĝu, ke ili ĉiam devas konsideri la bonon kaj intereson de la tutmonda movado kaj ne nur tiun de sia urbo aŭ regiono.

8. Ankaŭ la kongresanoj tre dankas al la urbo Göteborg kaj ĝiaj enloĝantoj pro ilia gastemo al ni; dankas ankaŭ al sindikatoj de Göteborg, al kooperativa movado kaj al asocio de luantoj por la bona subteno kaj montrita simpatio al nia laboro, kiu celas doni al la mondo interkomprenilon.

9. La Kongreso ankaŭ opinias necese danki al la Göteborgaj SAT-anoj, kiuj organizis kontentige por ĉiuj tre laborpovan Kongreson kaj bonuzis la okazon por altiri la atenton de la publiko al esperanto per tre brilaj kaj trafaj manifestacioj.

SCIIGO. Traktado okazas nun inter la Ekzekutivo de SAT kaj la Organiza Kongres-Komitato pri broŝura eldono de la protokolaro. Espereble ni povos baldaŭ sciigi la Legantaron pri la rezulto. — E. L.

EL LA SONNEBERGA¹ LUDILINDUSTRIO

Nia hejma industrio nuntempe travivas strangan evoluon. Dum la pasintaj jaroj la entreprenistoj povis laborigi siajn dungitojn dum preskaŭ la tuta jaro, sed nunjare nur de julio ĝis septembro estas eble al la ludillaboristoj trovi laboron. — Kiuj estas la kaŭzoj de tiuj malsanigaj ekonomiaj cirkonstancoj? La eksterlandaj entreprenistoj fondis memstaran ludilindustrion; tio rilatas precipe al Usono. Iam tiu lando estis la ĉefa aĉetinto de niaj hejmaj produktoj; hodiaŭ ĝi mem produktas bonajn ludilojn kaj de ni aĉetas nur la plej malmultekostajn, kiuj pro la malaltegaj prezoj estas fabrikeblaj nur en Germanio. Tiujn malmultekostajn komercaĵojn ili foraĉetas per siaj «aĉetk eksport-entreprenoj» rekte de la hejmfabrikantoj. Pro tio amerikaj aĉetentreprenoj de kelka tempo samkiel fungoj elkreskas la teron. Ŝajnas, ke ili intencas dependigi la tutan industrion de amerika grandkapitalo kaj ilia agado konjektigas, ke ili sukcesos. El niaj ĉitieaj ludilvendejoj unu post la alia estas repuŝata de la usonanoj, kaj ĉi lastaj plej forte ekspluatadas la hejmlaboristaron.

Ĉi-supre mi menciis la hejmfabrikantojn pro tio, ke ili estas la faktaj produktantoj de la ludiloj. Dum dek ĝis dekdu horoj ĉiutage, kelkfoje dum ankoraŭ pli longa tempo, la fabrikanto laboregas kune kun sia edzino kaj plej ofte subtenas lin liaj infanoj por iom plirapidigi la produktadon kaj plialtigi la akiron. Ĉar se ne helpas la tuta familio, ofte ne estas eble al la familiestro nutri ĉiujn. — La prezojn de liaj varoj decidas la amerikaj negocistoj. Ofte tiuj entreprenistoj malsuprenpremas la prezojn tiele, ke estas tute neeble produkti la varojn por tiuj prezoj. Nur unu solvo restas por la hejmlaboranto: Dum kvarona jaro li povas labori, kaj se li ne emas, la ŝtato ne monhelpas lin dum la tri kvaronjaroj, dum kiuj li ne havas laboron. Do, ankaŭ la ŝtato mem malrekte helpas al la usona kapitalo, ekspluatadi nian industri-distrikton. Sindikatestroj asertas, ke la solvo de tiu ĉi malsimpla problemo dependas de la organizado de la hejmlaboristoj. Mi asertas, ke tio ne estas vera. Tuj, kiam ĉiuj hejmlaboristoj sindikataniĝos kaj batalos por pli bonaj prezoj por siaj varoj, iom post iom sed tamen nehaltigeble, nia industrio pereos².

Kiel jam supre dirite, la fremdaj landoj aĉetas de ni nur la malmultekostajn komercaĵojn; la pli bonajn kaj altkvalitajn, kiuj havigus al la produktantoj iom pli multe da mono, la alilandanoj fabrikadas mem. Se tiujn malmultekostajn varojn ni ne volas liveri, eksporto fariĝas tute neebla, kaj pro tro eta akir-povo de l’ germana laboristo sur la germana merkato la industrio ne plu havas ŝancojn. Nia registaro konas la zorgojn de nia industrio, sed ĝi ne interesiĝas pri ĝiaj ekzisteblecoj. Konstrui kirasŝipon kaj armigi militistaron estas ŝajne pli grava tasko de l’ ŝtato ol la solvo de l’ problemo, kiu denove havigus panon al la laboristaro de la Sonneberga ludilindustria distrikto.

Do, mi konkludas: Se nuntempe ni havas bonan laboreblecon en nia industrio kaj tamen vivas mizere, ĉiu povas imagi, kiel ni vivos, kiam la iro de l’ negocoj estos malbona. Ĉiu logike konkludanta homo devas ekkoni, ke la krizo, kiun suferas nia industrio, estas nekuracebla kaj kondukos al ĝia absoluta ruiniĝo.

Sonnebergano.

¹ Sonneberg (en Turingio, Meza Germanio) estas centro de konata ludilindustria distrikto. — Red.

² Certe! Sed tiu evolu-tendenco ekzistas kaj ne estas haltigebla! La kapitalismo ĝisevoluas sian plej maturan formon antaŭ ol esti anstataŭigata de l’ socialismo (laŭ Marks). Miaopinie nia K-do malpravas, se li rekomendas al la laboristoj rezigni je socia batalo pro pli altaj salajroj, nur por prokrasti la (neevitebla okazontan) pereon de la primitiva industri-formo. — N. B.

Faktoj sen komentoj

Batalo pro pantalonoj

Somali, duoninsulo en orienta Afriko, estas donacita dum la lasta granda divido de la kolonioj al faŝista Italio. La faŝista komisaro ne povas italigi tie la lernejojn, ĉar la negroj ilin ankoraŭ ne havas. Sed kiel montri, ke faŝismo regas? La komisaro eldonis jenan leĝon: «Portado de pantalonoj estas privilegio de la blanka raso; indiĝeno, kiu permesus al si porti ion similan, estos punata per du jaroj da malliberigo kaj dudek kvin bastonbatoj.» Granda estas la konfuzo de la indiĝena tribo Nicerto, kiam oni subite devis demeti siajn pantalonojn, kiujn jam dum generacioj oni kutimiĝis porti, kaj subite devis ekmarŝi sur stratoj kiel la prapatroj: aŭ tute nudaj aŭ ŝirmitaj per antaŭtuketo. Granda ekscito regas inter la indiĝenoj en Somali pro ĉi tiu faŝista ofendo. La ĉefo de la tribo Abdi Ŝejko penis konvinki la italan komisaron por nuligi ĉi tiun ordonon, sed vane. Abdi Ŝejko intencas prezenti sin dum septembra kunsido de Ligo de Nacioj, por meti antaŭ ĝi peton de Somaliaj viroj, ricevi rajton porti pantalonojn.

La hodiaŭa sociordo

Antaŭ kelkaj semajnoj oni arestis en Vieno vagulon, kiu misuzis forĵetitan bileton jam uzitan por veturado per tramo. Pro tio li estis akuzita de prokuroro kaj malkondamnita de la juĝistaro. Dum la proceso oni eksciis pri la akuzito, ke li estis iama inĝeniero 55-jara, kiu tiel mizeriĝis, ke li ne plu havis sufiĉajn monrimedojn por manĝi kaj tranokti kaj estis devigata almozpetadi kaj tranokti en libera kampo. Pri tiu ĉi afero legis en gazeto amerika sinjorino kaj estis tiel emociita, ke ŝi decidis donaci al la mizerulo kvincent dolarojn, kiujn ŝi deponis ĉe la direkcio de sanigejo, en kiu ŝi restadis. Ŝi alvokis en multaj gazetoj, por ke anonciĝu la serĉato, kies adreson oni ne sciis. Sed, eksciante pri la donaco, la donacito rifuzis la akcepton de la monsumo per letero, kiu aperis en la viena gazeto «La Mateno». Tiu ĉi letero estas plena da sarkasmo kaj maldolĉaj veroj. Por humile akcepti tiun monon kaj reekprovi la malnovan burĝecan vivon, la skribinto ne sentas sin kapabla. Kaj spite sia mizero li ne estas sufiĉe sklavsenta, por ne komprenigi al la riĉulino, ke ŝi prefere aĉetu al si por la kvincent dolaroj juvelon aŭ faru aŭtomobilvojaĝon tra Aŭstrio.

Trad. Vienano 4684 (resumo).

Al ĉiuj Soveti-anoj!

Monon por la Adm. de SAT, ne sendu al Leipzig, sed al nia bankkonto ĉe C. K. de SEU en Moskvo, poŝtkesto, 630. Niaj bankoj ne akceptas sovetian monon. — Adm.

— pàgina 4 —

398 — SENNACIULO

JOHANO PORTER

alia Paŭlo Kraŭĉ

Kiam la granda teksist-striko en Nju Bedford komenciĝis (15. aprilo), unu el la unuaj, kiuj aliĝis la teksistan strikkomitaton kaj tiele fariĝis aktivulo, estis la 19-jara Jon¹ Porter. Tiu junulo, pro sia batalemo kaj konscieco, baldaŭ fariĝis unu el la gvidantoj de la striko, kaj kiam la Nju Bedforda «Sindikato Teksista» organiziĝis, oni elektis lin kiel vicprezidanton de la nova unuiĝo.

[BILDO p.4 | 26,16,48,41] Portreto de juna viro en soldata uniformo.

Jon Porter kiel 15-jarulo, estis varbata en la usonan armeon. Eltrovinte ĝian veran celon: servi kiel rimedo por ekspluatado de laborista klaso, li ribelis kontraŭ tio kaj en aŭg. 1927 forkuris post 2-jara kaj 2-monata servo. Kvankam li sciis, ke milit-tribunalo atendas lin, K-do Porter donis sian tutan tempon al la strikantoj kaj malkaŝe deklaris sin kiel membron de kom. junularo. La 18. junio li estis la sesan fojon arestita pro agado kiel pikedstaranto kun strikantoj. La polica kaŭcio, por lia antaŭprocesa liberigo, estis 1300 dolaroj; sed kiam al sindikatoficisto alportis la monon, oni sciigis lin, ke Porter estis jam forkondukita de la armeestraro. Tiu Porter-proceso similas la akuzon, kiu estis farata kontraŭ nia SAT-Kamarado Paŭlo Kraŭĉ¹. Kiel la legantoj de «S-ulo» memoras, Kraŭĉ kaj Trembe² estis unue kondamnataj al 40 kaj 26 jaroj; nur pro tutmonda protesto laboristara tiuj verdiktoj estis malpliigataj je 3 kaj 1 jaroj.

La nov-jorka SAT-anaro jam sendis simpatian leteron al K-do Porter, kiu troviĝas en fortikaĵo Adams, Rodinsulo, milit-karcero (adr.: John Porter [Walerysiak] Guard House, Fort Adams, R. I.). K-do Kraŭĉ, kiu en sia funkcio kiel fakestro por militistaferoj de usona kom. junularo, lin vizitis, konvinkis lin, ke li eklernu esperanton por vere interfratiĝi kun eksterlandaj Gek-doj.

G. Saville.

¹ Esp-e: Johano.

¹ Angle: Crouch. ² Angle: Trumbull.

LETERO EL ARGENTINO

La du monatoj, sekvintaj la venkon de la havenlaboristoj en Rosario, karakteriziĝis per daŭre aktiva kaj persista laboristmovado. Ŝajnas, ke iu mistera forto deskuis la indiferentecon kaj vekis la laboristojn de la urbo el longa dormado. Tiu viviga forto ne nur trapenetris la konscion pri neceso de organizado ĉe la urbaj laboristoj, sed ĝi eĉ skuis la laboristojn tra vasta kamparo, en diversaj lokoj de ĉi tiu provinco. Sekve organiziĝis la sakportistoj de greno kaj la kondukistoj de ĉaroj kaj ŝarĝaŭtomobiloj, kiuj transportas la grenon ensakigitan al la grendeponejoj, en Kasilda (hispane: Casilda), Los Molinos, Arekito (hisp.: Arrequito), San Hose de la Eskina (hisp.: San Jose de la Esquina), Arteaga ktp. Ili tuj postulis plialtigon de salajro kaj plibonigon de laborkondiĉoj. La mastroj malakceptis kaj la laboristoj deklaris la strikon, kiu daŭris pli ol unu monaton, ĝis la mastroj devis akcepti. En Rosario mem multaj laboristoj jam estis organizitaj, multaj ankoraŭ ne. Nun oni klopodas organizi ĉiujn laŭeble. Tiuj klopodoj preskaŭ plene sukcesas. Jam multaj reorganiziĝis en fortaj sindikatoj. Tuj post organizado oni prezentis al siaj respektivaj ekspluatistoj la postulojn rilate plialtigon de salajro, malaltigon de laborhoroj (okhora labortago) kaj plibonigon de laborkondiĉoj. Ĉar la entreprenistoj rifuzis pridiskuti tiujn kondiĉojn, la laboristoj deklaris la strikon. Tial strikas, de la komenco de julio: la tramistoj, la kondukistoj de ĉaroj kaj de ŝarĝaŭtomobiloj, la laboristoj de teksindustrio, de sukerrafinejo, de lignosegejoj, de panfarejoj, masonistoj kaj masonisthelpantoj, la laboristoj de akvokondukejo, de elektrolumo kaj elektroforto, telefonistoj, sakfaristoj kaj sakriparistoj ktp. Tre ekscititaj estas la kapitalistoj. Ĉiutage flugas iliaj notoj de plendoj kaj protestoj al policestro, al provincestro, al ministroj, dirante ke la urbo travivas momentojn de ĥaoso, de anarkio, ke la «vivaj fortoj» de la urbo estas minacataj de grava danĝero, ke oni ne plu respektas la privatan propraĵon ktp. Dume la laboristoj heroe persistas kaj propagandas por kontraŭstaro ĝis fina venko.

Ivan Miličić Ivotov (1933).

TAGO EL MIA VIVO

La urbo Ivanovo-Voznesensk, en kiu mi loĝas, estas granda teksindustria centro. Ĝi havas 111 000 loĝantojn. Sur bordo de rivero Uvod staras teksaj fabrikoj. Nuntempe oni ankoraŭ konstruas novajn kaj novajn fabrikojn, konstruojn kaj loĝejojn por laboristoj. Mi estas laboristino en granda fabriko; mia profesio estas desegnistino, mi laboras jam kvaran jaron. Mi estas 20-jara. Mi loĝas memstare jam 10 jarojn. Mi ne havas gepatrojn, sed mi havas gefratojn, kiuj loĝas en urboj Kineŝmo kaj Moskvo. Estante sen gepatroj mi faras ĉion mem. Nia domo, en kiu mi loĝas, estas granda. Sed mi loĝas en malgranda ĉambro, en kiu staras lito, du seĝoj, tablo kaj ŝranko. Kvankam malgranda, la ĉambro estas pura. Krom mi ankoraŭ loĝas tie direktoro de nia fabriko kaj lia familio.

Mia tago komenciĝas matene je la oka horo. Je la sepa la edzino de l’ direktoro preparas teon, ĉar la direktoro foriras je la sepa kaj duono en laborejon. Mi ellitiĝas, lavas min kaj trinkas teon. Je la naŭa horo mi iras labori en fabrikon. En nia fako laboras ses personoj: tri desegnistoj kaj du junaj gedesegnistoj; mi estas la tria. Mia laboro al mi plaĉas, ĉar ĝi estas tre interesa. Mi faras diversajn desegnojn. Mi havas tre malfacilan desegnon, sed mi penas por ke ĝi estu utila por fabriko kaj ŝtato. Mi laboras 7 horojn. Tagmeze estas duonhora paŭzo, kiam mi manĝas. Post laboro mi iras hejmen kaj tagmanĝas. Tiam mi ripozas. Je la deknaŭa mi iras en laboristan klubon, kie mi legas ĵurnalojn kaj gazetojn. Tie mi restas ĝis la 22-a. Lunde kaj vendrede mi vizitas la lecionojn de esperanta rondeto, merkrede kaj sabate mi vizitas partiajn kunvenojn. (Mi estas ano de komunista partio kaj komjunulino. Ankaŭ mi estas ano de teksista unuiĝo, kooperativo, Ruĝa Helpo, SAT kaj SEU.) Baldaŭ mi vizitos pentrolernejon.

Sed jen estas vespero. Je 22-a la familio de l’ direktoro kaj mi sidas ĉirkaŭ tablo kaj trinkas teon. Je la 23-a aŭ 24-a mi enlitiĝas. Dimanĉe mi ne laboras kaj ellitiĝas je la 7-a horo, por hejti fornon kun la direktor-edzino kaj prepari por mi mem maten- kaj tagmanĝon. Kiam ĉio estas farita, mi trinkas teon, legas librojn aŭ iras glitkuri. Vespere mi promenas kun mia amikino kaj vizitas teatron aŭ kinon. Mi havas notlibron, en kiu mi notas mian buĝeton.

Raisa Matveeva (10760), fabriko BIVM, Sovetio.

SAT-anoj

En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron.

— pàgina 5 —

EL LA HISTORIO DE L’ SOCIALISMO

  1. Aŭn¹

Aŭn predikis formon de komunismo. Lia filozofio estas la ateismo kaj la ne-respondeco. Lia kritiko estas la priskribo de l’ ekonomia malordo en la produktado, en la dispartigo de l’ riĉaĵoj kaj en la organizo de l’ laboro. «La malbono — li diras — venas de la konkurado malorda de la laboristoj; la kuracilo estos la kooperado aŭ la kolektiva labororganizo, tiel ke ĉiuj penadoj estu kunordigitaj kaj reguligitaj.» Lian pozitivan sistemon oni povas resumi jene: absoluta forigo de l’ propraĵo, ekstermo de l’ komerco, kiom ĝi estas peranto, kaj de la mono; rekta interŝanĝo de l’ produktoj kontraŭ produktoj; nuligo de l’ familio kaj de l’ religio, kompleta instruado, absoluta egaleco, starigo de komunumoj organizitaj laŭ ĉi tiuj principoj, kapablaj provizi sin mem per siaj bezonaĵoj.

En la komunumo de Aŭn ne ekzistas hierarkio (rangogradoj), krom la funkcioj determinitaj per la aĝo. Unua ciklo de edukado etendiĝas ĝis la 15-a vivjaro finita; tiam sekvas la ciklo de l’ produkt-laboristoj: 16-jara la individuo fariĝas aktiva laboristo ĝis 25 jaroj; la civitanoj de 25—30 jaroj dispartigas kaj konservas la havaĵojn; tiuj de 30—40 jaroj disdonas la socilaboron kaj okupas sin pri la interna administrado de l’ komunumo; la plej aĝaj reguligas, en kongresoj, la rilatojn de komunumo al komunumo, fine, plej supre, troviĝas gvidanta konsilantaro.

Aŭn, kiu prenis kiel devizon: «Mi detruos kaj konstruos», provis, fakte, sed sensukcese, aplikon de tiuj ĉi teorioj en Nov-Harmonio, en la ŝtato Indiana. Oni devas diri, ke tiu ĉi provo estis farata en bedaŭregindaj varbkondiĉoj; sed Aŭn ne sukcesis pli bone en siaj diversaj samspecaj provoj en Usono.

La filozofiaj kaj komunismaj ideoj de Aŭn estas klarigitaj en siaj du verkoj²): Novaj rimarkoj pri la Socio (1812); Historio de l’ politika ekonomio (1818).

¹ Angle: Owen. ² Ne esperantigitaj.

★

Ĉu Religio estas privata afero?

Teoria studeto

En la Erfurta Programo estas dirite, ke religio estas privata afero. Sur tio apogas sin diversaj laborist-gvidantoj, konkludante, ke kontraŭ privata afero ne necesas kaj oni ne rajtas batali.

Kion ni respondu al ili?

Karlo Marks diris, ke «religio estas opio por la popolo». Ĉiu el ni scias, ke opio estas veneno danĝera por la socio, kiun sekve ĉiu konscia laborulo devas kontraŭbatali. Se Marks komparis la religion al opio, li neniel intencis ŝerci, sed per tio volis atentigi pri la neceseco de kontraŭbatalo.

Do je la unua rigardo Marks kaj la Erfurta Programo kontraŭas unu la alian, ĉar aŭ la unua pravas, tiam malpravas la dua, aŭ pravas la dua, tiam malpravas la unua. Se ni tamen pli profunde esploros la aferon, ni vidos, ke ambaŭ pravas.

Marks diris: «Religio estas opio por la popolo», tio estas por la sufokata klaso. Ĉi tiu klaso do nepre devas sin liberigi de la veneno, tio estas kontraŭbatali la diversajn religiojn kaj ĉiajn iliajn subtenantojn.

En la Erfurta Programo estas dirite: «Religio estas privata afero». Sed por kiu? Por la Proletaro ĝi jam ne povas esti privata afero, ĉar «opio» estas ja socia problemo, kiun prisilenti estus peko. Do por kiu ĝi tamen estas privata afero? Ni respondas: Por la ŝtato.

La ŝtato, kiu devas objektive toleri la individuajn inklinojn de ĉiu ŝtatano, se ili nur ne fariĝas danĝeraj por la amasoj, devas ankaŭ la religion trakti kiel individuan, privatan aferon. Tio signifas, ke se iu ekzemple emas preĝi, la ŝtato kiel tia ne rajtas tion malpermesi al li. Aliflanke la ŝtato ankaŭ ne rajtas subteni la religion per subvencioj el la ŝtatkaso. Kiu bezonas preĝejon, ĝin mem konstruu.

La ŝtato ankaŭ estas devigita malpermesi la disvastigon de la soci-danĝera veneno «religio», tio estas senigi ĝin de la socia rolo, por ke ĝi fariĝu privata.

Ni ne nur konsentas, ke religio fariĝu privatafero, sed eĉ tion senĉese postuladas de la ŝtatoj. Tamen la burĝaj ŝtatoj tute ne emas kontentigi niajn postulojn, sed kontraŭe pli kaj pli interamikiĝas kun la religio kaj la pastraro, vidante en ili unu el la plej bonaj apogiloj de la kapitalista regado.

Iuelmultiuj.

Inter la montoj de Kaŭkazo

Ĉu ekzistas iu loko en Sovetio, kie oni ne konas la nomon de Lenin? Fakte antaŭ du jaroj en unu el montvilaĝoj de Norda Kaŭkazo kaj ne tre malproksime de grandaj vojoj, troviĝis virinoj, kiuj miris, aŭdante unuafoje pri Lenin. Per tiu fakto estas malkovrita la tuta profundo de malklereco de la montvirino. Severa «adat»-o (kutimo de la montoj) kreis por la montaranino tiun premegan, sklavan staton, en kiu ŝi troviĝis dum multaj jarcentoj . . .

La virino en montvilaĝeto («aŭlo») estas tute senrajta estaĵo. La knabino ankoraŭ povas gaji, murmuri kaj danci kun junaj veturigistoj («ĝigitoj»). Sed edzino estas devigata stari flanke kaj observi aliajn, kiuj gajas. Ŝi povas paroli ie post vilaĝo kun najbarinoj. Sed la unua preterpasanta viro povas dispeli ilin «por ordo». Mahometana religia leĝo konsideras la virinon kiel estaĵon de malalta rango. La montara kutimo enirigis ankoraŭ tutan serion da korektoj en la leĝaro, kiuj plene faras sklavino la virinon. La bofilino, ekzemple, ĝis nasko de unua infano ne povas interparoli kun iu el pli aĝaj homoj en la domo. En diskutoj pri familiaj aferoj ĝenerale havas rajton partopreni nur la plej aĝa virino en domo. La pezaj laboroj restas al virino: forigo de greno kaj fojno, draŝo, venigo de hejtligno el arbaro.

«Edzino devas sperti la skurĝon», tio estas sankta kutimo de «adato». «Unu dio por viro, du por virino: Allaho kaj ŝia edzo», tio estas montara proverbo. Tial, kiam la viro rajdas sur ĉevalo, la virino marŝas apude kaj teniĝas ĉe selo. — Certe, la plej forta esprimo de sklava stato de montaranino estas pago («kalim»). Per pago por la fianĉino la virino fariĝas objekto, varo. Ju pli riĉa estas fianĉo, des pli bonan fianĉinon li povas aĉeti por si. La fianĉinoj havas diferencan valoron: la knabinoj de 50 ĝis 2000 rubloj, vidvinoj kostas je la mezo (duono? — Red.) pli malkare ol tiun prezon.

Oni povas aĉeti la edzinon por ĉevalo aŭ du bovoj ktp. Laŭ la «adato» — (montara) kutimo la «kalim» estis permesata, sed ne laŭ la religia mahometana leĝo («ŝariato»). Tial eĉ la religia gvidanto de montribeluloj Ŝamilj malpermesis tiun aĉetadon de edzinoj. Tial en Dagestano, kie gvidis kaj regis Ŝamilj, la poredzina pagsumo malofte atingis 50—60 rublojn, kaj kelkfoje pago tute forestis.

Dume tiuj montaraj kutimoj estas ekstermataj. En la vilaĝoj aperas virinfakoj kaj vartejoj. En specialaj domoj oni faras diversajn laborojn kun la nelegosciaj virinoj kaj lernigas al ili diversajn metiojn. Tio donas eblon al montarvirino iom post iom eliri el sia sklava stato kaj esti libera civitanino. La vilaĝoj travivas sian kulturrevolucion. Ankoraŭ antaŭ nelonge en malkulturaj vilaĝoj de montoj, malgraŭ la kristanismo, ekzistis diversaj idolanaj kultoj: petego al arboj, bestoj ktp. Apero de doktoroj en vilaĝoj kaŭzis teruron. Nun tio forpasis.

En malproksimajn vilaĝojn venis elektro. Kaj ne plu ekzistas nun, en vilaĝoj, virinoj, kiuj ne konas la nomon de Lenin.

Esp-igis V. Makarin (11 220).

— pàgina 6 —

TRA ESPERANTIO

XIV-a Internacia Junulara Tago

En tiu ĉi tago (2. 9.) kredeble multaj ĉeloj kaj rondetoj estos pruvintaj la valoron de peresperanta laboro. Troviĝas ja multaj aktivaj junaj SAT-anoj, kiuj mem en siaj junular-organizoj havas influon kaj ne preterlasas la bonan okazon, por propagandi esperanton, utiligante ĝin en la praktiko. Ni ricevis de la regiona komitato de Komsomol (Kom. Junularo) ĉe fabriko Ĉermoz ap. Perm (Uralo, Sovetio) sufiĉe longan leteron en esperanto kun la peto pri publikigo. Ni citu nur ekstrakte, kion okaze de la junulara tago tiu ĉi komitato diras al la tutmonda kom. junularo: «Ni preparas depost 23. julio la solenon de Intern. Junular-Tago. Niaj ĉefaj taskoj: internacieca edukado de la kom. junularo; plifirmigo de la interligo kun alilandaj K-doj per korespondado kaj financa subteno de alilandaj frat-organizoj; varbado de la laborista junularo en nian Ligon: El 714 gejunuloj en nia fabriko 289 (aŭ 40%) estas kom. junuloj. Tria ĉeftasko: interesi la labor. junularon por plibonigo de la fabrika produktokapablo. Dum la someraj monatoj la agado estas malpli aktiva: ĉiuj iom post iom libertempas dum tiu periodo; oni aranĝas ekskursojn, koncertpromenadojn, turistmigradon en la nordan Uralon, vaporŝipe ktp. De 15.—22. julio okazis landdefenda semajno, dum kiu ni varbis 50 novajn membrojn por «OSO-Aviahim» (Societo por subteno de defendkapablo de Sovetio) . . .»

* * *

K-do 9170 demandas pri la devoj de Junperanto de SAT. Vere mi devas konfesi, ke mi ne estas informita (per nenia raporto) pri la funkciado de Junperanta servo. Mi ne scias, kiel la ĝisnunaj junperantoj komprenis kaj solvis sian taskon. Mi persone vidas la jenajn tri taskojn por junperantoj en nia organizo: 1. respondi al demandantoj pri junular-aferoj ĉiuspecaj (se respond-afranko estas pagata, kompreneble!); 2. agiti, por ke ĉiuj junaj esp-istoj senescepte aliĝu al SAT, klarigante al ili celojn kaj taskojn de nia organizo kaj klerigante, edukante ilin en tiu senco; 3. starigi kaj akceli korespondadon inter ĉiulandaj jun-k-doj. La korespondado nuntempe restos ankoraŭ la ĉefa kaj preskaŭ sola interligilo, dum ni ankoraŭ ne estas sufiĉe fortaj, por fondi libertempan kolonion por geknaboj (vidu Jarl. pĝ. 7), junular-tendarojn ktp.

* * *

La SAT-junularo estos ĝojigita pri la apero (dum septembro ankoraŭ) de libreto «Fabeloj de Hermynia Zur Mühlen» (la en junularaj rondoj tre konata proleta verkistino). Atentu la anoncon en venonta(j) n-o(j) de «S-ulo»! Ankoraŭ alia rakonto por la junularo estas en preparo kaj aperos antaŭ jarfino. Tiele kelkaj lastatempe elstarigitaj deziroj trovos sian kontentigon.

N. B.

★

Moskvo, 25-an de julio 1928.

Al redakcio de «Sennaciulo».

Oficiala letero.

Estimataj Gek-doj!

Centra Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio (CK SEU) petas vin publikigi en via estimata gazeto jenan informon:

Lastatempe apartaj neŭtralaj esperantistoj, ankoraŭ loĝantaj en Sovetio kaj per ĉiuj rimedoj kontraŭbatalantaj proletan esperanto-movadon, en siaj leteroj al eksterlando disvastigas mensogajn sciigojn pri kvazaŭ politikaj kaj ekonomiaj krizoj en Sovetrespublikaro, pri kvazaŭ kruela traktado al politikaj enkarcerigitoj, troviĝantaj en malliberejoj de Sovetio ktp. Certe eksterlandaj proletaj esperantistoj, ĉiam amikece kaj kun granda atento interesiĝantaj pri vivo kaj progreso de la unua en mondo proleta ŝtato, estas konfuzataj de tiuj informoj kaj rezulte al SEU-organizoj kaj apartaj Sovetrespubilkaraj esperantistoj venas multaj demandoj pri vereco de tiuj informoj.

Neniom timante kaj neniam rifuzante sincere konfesi al niaj eksterlandaj klasfratoj tiujn aŭ aliajn difektojn kaj mankojn en vivo kaj disvolviĝo de Sovetrespublikaro, CK SEU en nomo de 16 000 Sovetlandaj proletaj esperantistoj oficiale deklaras al tutmonda esperantistaro, ke suprecititaj informoj de neŭtraluloj estas iliaj elpensaĵoj, estas senhontaj kalumniaj mensogoj. Malgraŭ multaj malfacilaj baroj, malgraŭ apartaj eraroj, difektoj kaj mankoj en laboro, Soveta ŝtato ĉiam progresas, ĉiam iras antaŭen. Kaj vane neŭtraluloj per siaj mensogoj celas naski konfuzon en cerboj de alilanda proleta esperantistaro kaj eble eĉ la malesperiĝon je indeco de la Soveta sistemo mem.

Vidante konstantan rapidegan progreson de proleta esperanto-movado en USSR, Sovetlandaj neŭtraluloj (inter kiuj troviĝas dipastroj, estintaj caraj oficistoj ktp.) celas naski ĉe eksterlandaj proletaj esperantistoj malkonfidon je leteroj de Sovetlandaj esperantistoj SAT-anoj kaj SEU-anoj kaj tiamaniere ŝanceli bazon de proleta esperantomovado en Sovetrespublikaro. CK SEU ricevis leterojn, de germanaj K-doj kun sciigo, ke ili ricevadas anonimajn leterojn el USSR, en kiuj sendintoj de la leteroj asertas, ke kvazaŭ ekzistas en Sovetrespublikaro ia ŝtata Esperanto-cenzur-oficejo, al kiu devas sovetlandaj esperantistoj sendi por trarigardo la leterojn, sendatajn de ili al eksterlando. Tiel do kvazaŭ evidentiĝas, ke sovetrespublikaraj esperantistoj skribas ne tion, kion ili volas, sed kion deziras la registaro. CK SEU ankaŭ devas oficiale deklari, ke tiuj anonimaj fi-leteroj de neŭtraluloj estas same mensogaj kaj sur nenio bazitaj. Nenia ŝtata esperanto-oficejo, nenia cenzuro de leteroj, sendataj al eksterlando, ekzistas en Sovetio, kion pruvas eĉ tiu fakto, ke neŭtraluloj sukcesis sen ia ajn malhelpo dissendi al eksterlando siajn mensogajn sciigojn (dissendi anonime, ĉar subskribi siajn elpensaĵojn ili hontis).

Sovetlandaj esperantistoj SAT-anoj, kaj SEU-anoj skribas al siaj eksterlandaj klasfratoj nur veron, nur tion, kion diktas ilia klasa honoro, ilia laborista koro. De ilia nomo ni esprimas certan esperon, ke eksterlandaj proletaj esperantistoj komprenos la fiecon de neŭtralulaj ruzaĵoj kaj helpos al ni batali kontraŭ tiuj neŭtraluloj, plifortigante korespondadon kun Sovetrespublikaro, plidensigante nian batalunueckfronton kontraŭ niaj komunaj klasmalamikoj.

Kun sennacieca saluto,

Sekretariaro de CK SEU: (subskriboj) E. Drezen. A. Jodko. N. Nekrasov. G. Demidjuk. R. Nikolskij. V. Varankin.

[REKLAMO p.6] Literaturon riĉan bezonas SAT.! Vi helpos trafe al ĝia kreado, aĉetante la AKCIOJN de la ELDON-KOOPERATIVO! — Prezoj: Serio A = 1 dolaro, Serio B = ½ dol. ★ Turnu vin al la Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

— pàgina 7 —

NE PRUNTEDONU VIAN JARLIBRON!

La 25. julio la ŝtata prezidanto de Latvio G. Zemgals ricevis el Litovio esperante redaktitan telegramon kun proks. jena enhavo: «Kompatu kondamnitojn. Viveco estas plej karega al ĉiuj. Malaŝauskas, Kaunas.» Ŝajnas, ke la enhavo rilatas al antaŭ nelonge en urbo Rezekne kondamnitaj limgardistoj. Laŭ raportoj en gazetoj ili regule kaj detale spionadis por Sovetio pri politikaj, sociaj, sed precipe pri militaj cirkonstancoj en Latvio. Pro tio ilin oni kondamnis severege: kelkaj estos pendigitaj, multaj tutan sian vivon, aliaj longajn jarojn devos pasigi en malliberejo. — La telegramo kreis grandan intereson inter niaj politikaj eminentuloj, kaj ili ege deziras kaj penas ekscii, kiu estas tiu Malaŝauskas. Ĉu vi opinias, K-doj, ke ili kompatos tiujn homojn kaj eble serĉas la sendinton de l’ telegramo por sciigi tion al li aŭ danki pro lia intereso? — Ho ne! Mi preferas jenan solvon: Alproksimiĝas 10-jara jubileo de «sendependeco» de Litovio. Nia registaro deziras por la «parenca» faŝista registaro en Litovio prizorgi festdonacon. Freŝa laboristo por la jubilea festeno ja estas tre taŭga, ĉu ne? Sed . . . malbenita afero . . . li estas nekonata . . .

Vizitis min loka UEA-ĉefdelegito, sendito de policestro (prefekto de Riga) kaj «amike» komencis min demandi: «Ĉu eble tiu Malaŝauskas ne estas SAT-ano? Eble lia adreso estas en nunjara SAT-jarlibro? En pasintjara ne estis, tion mi scias.» La servema al polico delegito ricevis de mi «konvenan» respondon . . .

Ĉu tiu Malaŝauskas estas SAT-ano aŭ ne, tion mi ne scias, sed nun estas klara, ke tiu UEA-delegito ricevis de iu K-do SAT-jarlibron pasintjaran. Kaj tiu K-do estis iu aŭstria SAT-ano! — K-doj! Gardu vian Jarlibron! Neniajn sciigojn donu al la «neŭtraluloj»! Vi ja neniam povas kontroli, por kiaj bezonoj efektive oni postulas la sciigojn. SAT-anoj — estu konsciaj! (9452)

DISKUTEJO

Pri Radio-Paĝo

Kial la Radio-Paĝo en «S-ulo» ne plu aperas? Ĉu Radio-tekniko tute ne interesas la Gek-dojn? Ĉu neniu el Radio-amatoroj k specialistoj inter SAT-anoj deziras interŝanĝi sian sperton? Ĉu ni ne povus interesi vastajn amasojn de Radio-amatoroj pri lastaj atingaĵoj en Radio-scienco en div. landoj, se ni havus en Radio-Paĝo tiajn interesajn sciigojn? Ĉu ni per tio ne altirus la atenton al esp-o? Nun ne aperas ia speciala esp-a Radio-gazeto. Tamen en tiu regiono oni povus havi efikajn rezultojn. Jam oni preparas per la lab. Radio-organizoj en Sovetio k Germanio Labor. Radio-Internacion, kies bezonojn ni devos priservi. Mi proponas reaperigon de Radio-Paĝo en «S-ulo». Krome mankas ĝis nun en esp-o tute lerniloj, libroj, gvidiloj laŭ Radio-etero. Mi komencis aranĝi «Gvidilo tra tutmonda Radio-etero» k «Fundamento de Radio-tekniko», por kio mi bezonas materialon k kunlaboron de fakuloj en ĉiuj landoj.

A. Grohotov (7348), komisiite de Intern. Sekcio de regiona societo de Radio-amikoj, Ĥerson, Poŝtkesto 55, USSR.

Rim. de la Red. — Dum la tempo, kiam ni regule aperigis la Radio-Paĝon en «S-ulo», ni ricevis de multaj flankoj vivajn plendojn pri la fakto, ke ni uzas la limigitan spacon de «S-ulo» por Radio-aferoj, kiujn la plejmulto el abonantoj tute ne legas. Ni ne scias, ĉu hodiaŭ la stato ŝanĝiĝis. Sed ni dubas, ke la elcento da Radio-amatoroj en SAT estas tiel granda, ke ni kontraŭ la ceteraj legantoj povus pravigi la forprenon de tiom da spaco en la gazeto. Kompreneble ni ĉiam estas pretaj, doni nelongajn informojn pri gravaj aktualaĵoj el la Radio-tekniko en «S-ulo» (kiel ni ĝis nun faris).

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

SOVETIO. — Pskov. 3. 6. okazis gubernia esp. konferenco kun 17 pers. k 9 gastoj. Ĝi resumis 2-jaran agadon. Nombro de SEU- kaj SAT-anoj altiĝis de 14 al 52 k de 4 al 43. Dum vintro okazis 15 rondetoj en Pskov, Velij, Ostrov, Opoĉka, Ĥolm, Porĥov kun 232 lernantoj. Ni vendis dum 6 monatoj da lernolibroj Rublev: 138 ekz., Lidin: 160 ekz., Svistunov: 28 ekz., da div. vortaroj 39 ktp., sume por 143 rbl. Rilatoj al redakcioj de lokaj gaz. k murgaz. estas bonaj. Dum 10 monatoj aperis 63 let. k 21 div. notoj. Apartan sukceson havis la let. por Okt. Revol. k datreveno de Ruĝarmeo, 1. majo k tago de gazetaro. Div. organizoj iom favoras nian movadon. Ĉe kulturfako estas organizita esp. konsultejo. Per esp-o la laboruloj de Pskov montris solidarecon: Ruĝfrontanoj el Leipzig sendis 6100 helpmarkojn por valoro de 305 rbl., kiuj estis disvastigataj inter loĝantoj k ruĝarmeanoj, la mono sendita al Leipzig.

E. Filimonov (3939).

Ĉe la neŭtraluloj

En Hago okazis de 31. 7. ĝis 2. 8. la Interreligia Konferenco por la Paco kun 450 enskribitaj partoprenantoj el 11 landoj. Celo: interalproksimigi la reprezentantojn de la diversaj Eklezioj kaj religiaj konfesoj. La kunveno ne estis pure esp-ista, sed iniciatita de la neŭtralaj esp-istoj k sub ilia gvidado. Sola traduklingvo estis esp-o.

Samtempe okazis en Bruselo Konferenco de Universitatanoj esp-istaj, en kiu oni decidis krei specialajn esp. universitatajn organizojn en ĉiuj landoj.

La 20-a Universala Esp. Kongreso okazis de 3.—11. aŭgusto en Antverpeno. Partoprenis ĉ. 1500 kongresanoj. La malferma soleno okazis je granda pompo. La urbestra reprezentanto parolis en flandra lingvo (rimarkinde estis, kiel la flandraj naciistoj utiligis la Kongreson por konigi siajn celojn). S-o Privat faris grandaplaŭde sian tradician kongres-paroladon. La opozicio, kiu dum lasta tempo estis stariĝinta kontraŭ li, estis mortbatata dum tiu Kongreso. «La fulmotondro, pendinta sur la ĉielo de nia movado, forpasis ne malutilinte», esprimas sin «Heroldo» . . . «Eksplodis kelkaj tondroj de disputo kaj akraj paroloj — sed finfine tiu fulmotondro efikis nur purige . . .» Oni prezentis en la Operdomo «Hamleton» en esp-o.

FOR LA NEŬTRALISMON!

Ĉiam denove ni trovas pravigon por nia agitvorto ĉi-supra! Esperanto je la servo de l’ faŝismo — jen la esenco de ĉefartikolo en la itala esp. gazeto «L’ Esperanto» de junio 1928 pri «La herooj de l’ poluso» (la Nobile-ekspedicio). Tre lerte kaj prave estas klarigata la utilo de esp-o por la aviado, kaj konklude ni legas: «Facile lernebla, de plej granda kaj konfesita didaktika valoro, esperanto estos rapida, utila bonvenaĵo, la mirinda ŝlosilo, kiu malfermos al la italaj aviadistoj la pordojn de l’ mondo, kiu portos tra la mondo la penson kaj la parolon de l’ faŝista Italio.»

Justeco ekzistas nur en Vero, Feliĉo troviĝas nur en Justeco

E. Zola.

INTER NI

— Mi tre simpatias vian movadon kaj plene konsentas, ke esperanto estas necesa por la laborista klaso; sed tia lingvo fakte povos utili nur kiam ĝia instruado estos deviga en la lernejoj de ĉiuj landoj . . .

— ! ! ! ? ? ? . . .

— Ne ekscitiĝu; mi parolas al vi kiel homo, kiu havas sperton en laboristaj aferoj . . .

Tiel parolis al mi eminenta gvidanto de la laborista movado. Kaj ĉiu el ni bone scias, ke tia rezonmaniero estas tipa ĉe la nuraj «simpatiantoj» de nia lingvo.

Simpatio estas ja bela afero! Ĉiu ajn alparolito respondas, ke li simpatias la pacon, ke li malbenas la militon, — kiu kaŭzas tiom da suferoj, da ruinoj ktp. Patose dum horoj povas paroli pri tiu temo «eminentaj» personoj. Sed demandu, ĉu por eviti militon ili konsentus malaperon de «sia» patrio, ĝian kunfandiĝon en pli grandan unuon. Tiam ili rigardos vin kun abomeno, kiel bruligindan herezulon al kiu eĉ ne decas respondi.

Oni vorte volas la pacon, sed fakte oni preparas la militon; oni volas enkonduki esperanton en la lernejoj, sed por tion atingi oni nenion faras. Oni eĉ kvazaŭ kompateme rigardas al la esperantistoj, kiuj elspezas tempon kaj energion por ellerni kaj instrui lingvon, — kiu povos utili nur kiam ĝi estos devige instruata en ĉiuj lernejoj . . . Ni estas fantaziuloj kaj la «simpatiantoj» de esperanto estas prudentuloj, kiuj okupiĝas nur pri seriozaj praktikaj aferoj. Ili opinias sin la saĝaj — kaj nin la malsaĝaj.

Tiaj saĝuloj fakte estas mistikuloj. Ili kredas, ke iun belan tagon mirakle esperanto estos instruata en la lernejoj; mirakle la instruistoj el tiuj lernejoj ekkapablos instrui la lingvon; mirakle homoj scipovos ĝin flue paroli; mirakle estiĝos verkistoj, kapablaj doni al la artefaritaĵo animon, senton kaj imitindan tradicion . . .

Ĉe tia konstato ni devas pli kaj pli forte konvinkiĝi, ke estas ni la saĝaj, ĉar ni racie faras pozitivan laboron, ĉar ni konstruas kaj ne nur planas pri mirakle starigotaj konstruoj . . . E. L.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»: Accion, Mar del Plata, 25. 7. (Tago de ruĝarmeano).

Priesper. artik. k notojn enhavis: Humanidad, Buenos Aires, julio; Pskovskij Nabat, Pskov, 13. 6., Munkas (laboristo), Bratislava, 18. 8.

Peresper. artik., leterojn ktp. presis: Pskovskij Nabat, Pskov, 28. 4., 5. 5., 17. 7., 28. 7. Pskovskij Paharj, Pskov, 1. 5., 9. 5. Nia Vojo, Pskov, 1. 5., Neue Zeitung, München, 18. 8. (Ĉita).

Pri la SAT-kongreso raportis: Signalen, Stokholmo, 16. 8., Göteb. Posten, Göteborg, 16. 8., Göteb. Tidningen, 14. 8., 15. 8. (kun bildoj), Ny Tid, Göteborg, 16. 8., Daily Herald, London, 20. 8. (tre bona rap.).

— pàgina 8 —

NIA POŜTO

11 325. — Jes, ni uzos viajn verketojn por «L. L.».

4684. — Ni uzis vian laboron, sed en resumita formo, ĉar mankas loko.

135. — Jes, ni enpresos vian konsilon, tuj kiam loko permesas.

10 688. — Legu en tiu ĉi n-o pri junularlaboro. Ĉu ni reaperigos specialan paĝon, dependas de la ricevota materialo (ne nur ĝia kvanto, sed ankaŭ ĝia kvalito).

Vaguloj. — Ni komencos baldaŭ publikigi vian serion. Sed loko momente ne permesas.

9425. — Ni certe uzos el la materialo ion por «L. L.».

1307. — Via artik. nepre aperos en la venonta n-o. K-do Lanti ankoraŭ ne revenis de sia vojaĝo.

1851. — Ni ricevis de K-do O. B. multan materialon vian. Ni uzos laŭbezone.

Al Junular-Sekcianoj. Ne forgesu aldoni respond-afrankon, se vi havas demandojn al la sekretario. N. B.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

AŬSTRIO

K-do Richard Atlas, Billrothstr. 23/25, Wien 19, dez. koresp. kĉl. bfl. Certe resp.

— Ni kolektive interŝ. PM kun komencantoj el la tuta mondo, escepte centr-eŭropaj ŝtatoj. Adr.: ALLE-grupo, Blumau ap. Felixdorf.

BULGARIO

K-do Sim. Dimitrov, str. Ŝar Planina, 56, Sofia, dez. interŝ. L, PK, PI, presaĵojn ktp. kĉl. Resp. garantiata.

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do K. Krause, Warnsdorf, 1414/5, atentigas siajn koresp-antojn ekde 1. 9. 28 ne plu skribi laŭ supre citita adreso. Novan adr. mi publikigos.

FRANCIO

K-do Broutohoux, 96, av. de Versailles, Paris-16, dez. koresp. en nomo de lab. ŝportklubo de lignaj-laboristoj kun Sovetio pri Spartakiadoj. Tuj resp. Sama K-do koresp. serioze kun sindikatanoj meblo-laboristoj kĉl. Resp. garantiata nur al meblo-laboristoj.

— Al K-do S. Nercik, Stalingrad. — Ĉu vi ricevis miajn leteron k ĵurnalojn? Kial vi ne resp. al mi? — Liégeois, Orchies.

GERMANIO

— 3 K-doj dez. koresp. kĉl. por interŝ. ilustraĵojn. Adr.: R. Friedrich, Zirlau Nr. 7, Krs. Schweidnitz i Schl.

K-do Hubert Ackermann (23 j., masonisto), Dechenstr. 13, Streiffeld, Krs. Aachen, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Resp. garantiata.

K-do Paul Singer (10 932), Rotebühlstr. 143, Stuttgart, dez. koresp. kun sovetiaj sportuloj (prefere funkciuloj) aŭ kun sportunuiĝoj.

K-do Kurt Mauritz, Juditterallee, 100, Königsberg i. Pr. (junkom.), pri ĉ. temoj, kĉl. L, PK, PM, il. gaz. Resp. garant.

K-do Max Wetzel, Theaterstr. 23, Glauchau i. Sa., dez. fruktedonan koresp-adon kun spertaj esp-istoj el ĉl.

K-dinoj Lina Fischer k Johanna Meinel, Pfarrlehen, Helen k Johanna Roth, Lindenstr., ĉiuj en Falkenstein i. Vogtl., dez. koresp. kĉl.

K-do Kurt Lischke, Goedeke-str. 19, Döllnitz b. Halle a. S., dez. koresp. kun Gek-doj PI, kĉl.

— Naturamika rondeto dez. koresp. kun samaj rondetoj aŭ kun genaturamikoj kĉl. PI, L. Adr.: «Naturamika Esperantorondeto», Hopfenberg 4-a, Naturfreundehaus, Ammendorf b. Halle a. S.

K-do Friedrich Helfers, Postschliessfach Nr. 165, Karlsruhe i. B., dez. ŝakludi L, PK, PI, kĉl.

K-do R. Tietze (ruĝfrontbatalanto), Pestalozzistr. 13, Lichtenstein-C. i. Sa., dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. L, PI, il. gaz. Resp. garantiata.

— Kun ĉ. landoj k pri ĉ. temoj dez. koresp. K-dino Lenchen März, Jungbuschstr. 25, Mannheim.

Adresŝanĝo. — K-do Fritz Gersmann, Haus Hentrop, Hamm i. W. (Antaŭe en Bavario).

HISPANIO

— 2 K-doj dez. koresp. kun Gek-doj el ĉ. landoj. Adr.: Juan Farres, str. San Juan de Malta, 93-3º, Ia, Barcelona.

HUNGARIO

K-dino E. Kaszti, Pécs, Br. Banffi, Dezsö-str. 32, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. L, PK, PI.

SOVETIO

K-do Bazilo Sobolov, 3 Vladimirskij per. 5, kv. 3, Tver, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

Atentu Junularo! Lab. junularo de Serpuhovo transdonas al junularo tutmonda saluton al Int. tago de la junularo, dez. ricevi salutojn el ĉl. al Int. tago de junularo. Adr.: Moskva gub., Serpuhovo, ul. Krasnij Ugolok 453, al I. M. Korotkov.

K-do A. S. Bazurin, s. Vorsma, Nijegordsk. gub., Pavlovsk. k., Gorŝeĉnaja ul. dom Zolotoviĥ, petas ĉ. K-dojn, kiuj havas libron: «Wucher, Duobla librotenado» vendi ĝin, aŭ komuniki, kie oni povas akiri ĝin.

— Nijgubkom SESR (SEU), Teatralnaja pl. 6, kv. 11, Nijnij-Novgorod, petas ĉl. Gekdojn sendi diversspecajn esp-aĵojn (gaz., ĵurn., prospektojn, propagandilojn ktp.), por komence de sept., aranĝota esp. ekspozicio. Ni esperas, ke vi helpos nin en nia komuna laboro. Antaŭan dankon!

Adresŝanĝo. — K-do M. I. Ŝĉepkin (9712), Okrzemotdel, Lugansk (antaŭe en Kaĉary).

K-do S. Suetin, Pedtehnikumo, Poĉinki, Nijegorod. gub., dez. koresp. pri pedagogio k pentrarto kun seriozuloj, precipe kun Francio k Britio, L, PI. Resp. garantiata.

— Juna K-do E. Kracević, Ŝaumjana, 10, Batum (Kaŭkazo), dez. interŝ. L, PI, PM, kĉl. Gek-doj.

— Fervojistoj de fervojstacio, lokomotivejo k laborejo dez. koresp. pri div. temoj, PK, PI. Adr.: Moskvo, Kalanĉevskaja ul. Oktjabrskij vok. Slalinskie mast. jaĉejka esperantistov.

K-do Agr. A. Romanjuk, Andruszowka, Berdiczewskij okrug, Ukrainio, dez. koresp. pri agrikulturo k a temoj kĉl., gaz., ĵurn., PM. Resp. garantiata.

— Junsekcio de lab. klubo dez. koresp. pri junulara movado. Adr.: Naro-Fominsk, Mosk. gub., Esperanto-Kolektivo, n. 1.

— Meĥanika konstrufako Naro-Fominskiĥ f-k, dez. koresp. pri sindikataj k a temoj. Adr.: Naro-Fominsk, Mosk. gub., poĉtov. jaŝĉik. dla Esperantistov.

Adresŝanĝo. — K-do A. Ĥudincev, s. Keret, Louĥskij rajon, izlaĉitalnja, Karelio (antaŭe en Petrozavodsk).

— Rajona K-to de junkom. (VLRSM), dez. interligi siajn ĉelojn presistan, kooperativan, komunum-laboristan k a per esp. koresp-ado. Skribu multnombre! Adr.: Sebastopol, Rajkom VLRSM, Sovetskaja, 2.

K-do Pencik A., Kurort Grjazeleĉebnica, Slavjanskj, Donbas., dez. koresp. kĉl. L, PK.

K-do René Naville, Ŝtabnaja 2, «Zakvodĥoz», Tiflis, dez. koresp. pri div. temoj kĉl. L, PK, PI, precipe kun fraŭlinoj. Resp. garantiata.

K-do Igorj Miŝin, Komsomolskaja, 65, Sergiev, Mosk. gub., dez. koresp. kĉl. pri div. temoj, interŝ. L, PK, PI, esp-aĵojn, naciling vajn librojn, gaz., ĵurn. Al ĉiuj akurate resp.

K-dino O. Guŝĉo, Dneprovsk, pereul. 9, Kremenĉug, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. L, PK, prefere kun plenaĝaj K-doj.

ATENTU!

La ĉefsiberiaj redakcioj de gazetoj k ĵurnaloj: «Juna Laboristo», «Juna Leninano» k «La nova Vilaĝo» serĉas gekorespondantojn pri junulara, virina k vilaĝana vivo. Abunde sendu materialojn. Rekompenco kaj respondo estas garantiata. Helpu varbi por nia movado! — Peras K-do Ŝ. Goldfeder, «Esperanto», Barnaul, Siberio (Sov.)

Gek-doj en la tuta mondo!

La 15-an de sept. 1928 nia klubo publike inaŭguros novan standardon. — Por montri ke la esperantista ĉeno ĉirkaŭas la tutan mondon bonvolu sendi salutleterojn al nia festo. Adr.: Klubo Esp-ista de H:borgo. A. Viberg, Värnamogatan 3, Hälsingborg, Svedio.

Nekrologo

En Petrozavodsk (Karelio, Sovetio) mortis 11-an de aŭgusto nia fervora K-do

Emilo V. Hallikainen SAT-ano 56.

Li naskiĝis en Finnlando 31. 3. 1873. Li agis kiel instruisto, sed burĝa blanka teroro devigis lin forlasi tiun sferon. Post tio li estis redaktoro de laboristaj gazetoj. En Sovetio li alvenis en 1926, kaj ĉar li estis sperta lingvisto, li servis Sovetlandon kiel tradukisto. (4043)

ENHAVO:

paĝo
El la urbo de nia VIII-a 395—96
Finkonkludoj de la VIII-a SAT-Kongreso 396—97
El la Sonneberga ludilindustrio 397
Faktoj sen komentoj 397
Johano Porter 398
Letero el Argentino 398
Tago el mia vivo 398
El la historio de l’ Socialismo 399
Ĉu Religio estas privata afero? 399
Inter la montoj de Kaŭkazo 399
Tra Esperantio 400—02
Korespondado, Anoncoj 402

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 206, 13 de setembre de 1928

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

4-a Jaro. N-o 206 — APERAS SEMAJNE — 13. Septembro 1928

[BILDO p.1 | 44,4,56,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, super la titolo.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerchner

EKLEZIO KAJ MILITARISMO

La servoj al dio kaj al militarismo montras similecon en diversaj punktoj. 1. Ambaŭ atendas kaj bezonas servon de la homo; 2. ambaŭ bezonas homojn, kiuj emas plenumi servadon, kiuj ne havas propran starpunkton aŭ respondecon; 3. ambaŭ estas fundamentoj de spirita kaj ekonomia sklaveco.

La mizero, kiun kaŭzis la militarismo, estas sufiĉe konata ĉe tiuj homoj, kiuj posedas ankoraŭ iom da observokapablo. Ekzistas malmultaj homoj, kiuj ne scias kaj konfesas, ke la militarismo estas kruela, kaj la milito malhominda. Kion ili ne scias, estas, ke ili mem formas la militarismon kaj mem faras la militon, sekve mem estas respondecaj pri ĝi. Kion ili ankaŭ ofte ne scias, estas la rolo, kiun ludas la eklezio en la militarismo kaj en milittempoj. Celo de tiu ĉi artikolo estas, montri ke la oficiala eklezio ankaŭ estas respondeca pri la militarismo, kaj do pri la milionoj da mortigitoj kaj kripligitoj, viktimoj de la milito. Sed por la religia homo ekzistas nur unu vojo: por li dio estas la plenboneco, la senlima amo, la ĉionpovanto, sen kies volo nenio okazas. Laŭ tia vidpunkto oni necese devas klarigi la militarismon kaj militon kiel dian volon.

Kiel diservantoj tion faris, montras la sekvantaj citoj.

La Berlina predikisto D. Filips skribis en 1916: «Dankon al dio, ke la milito eksplodis; ankaŭ nun ankoraŭ mi diras tion dum la tria militjaro. Kaj dankon al dio, ke ni ankoraŭ ne havas pacon; ankaŭ nun ankoraŭ mi diras tion, malgraŭ ĉiuj viktimoj. Tial mi ripetas, dankon al dio, ke ni havas militon: la milito sola povas savi nian popolon, se tio ankoraŭ estas ebla, kion ni esperu. Ĝi estas la granda operacilo, per kiu la granda kuracisto de la popoloj detranĉas la terurajn, venenantajn abscesojn. Dankon al dio, ke ni ankoraŭ ne havas pacon: la vundoj fermiĝus tro rapide kaj la popoloj estus pli malsanaj ol iam antaŭe.»

La germana predikisto Keler (germ.: Köhler) skribis en sia «Mondmilito» pri la germana glavo: «Vidu, kiel ĝi glitas el la glavingo. Kiel ĝi brilegas en la sunlumo de la maja naturo. Ci estas la lasta racio. Ci havos abundan kaptaĵon. Ci havas permeson: mortigi ĉiujn. Malamikoj ĉirkaŭas cin, tamen en nomo de dio, ci havas permeson ĉiujn mortbati.»

La belga hosti-honorulo de Lurd (france: Lourdas) dum 1914, benis la belgajn kanonojn en Namür’ kaj pelis la belgan junularon en la paflinion en nomo de dio.

Kardinalo Forle (angle: Forley) benis la armilojn en Ameriko kaj faris tion tiel bone, ke la registaro rekompencis lin, krom aliaj privilegioj, per la favoro, ke li dum vizito al la ŝiparo havu la rajton je sama nombro da salutpafoj kiel reĝo.

La episkopo de Triesto mobilizis krom la soldatoj eĉ la dipatrinon kaj dekoraciis ŝian bildon sur la «Monte Gappa» poste per la honorsigno «pro merito dum la milito».

Komence de 1917 prezentis 61 francaj episkopoj plendon al la papo kontraŭ la germanaj katolikoj. En ĉi tiu ili diris: «Ni protestas kontraŭ la eksterordinara aserto pri ekzisto de germana nacia dio, kiu favoras kaj aprobas ĉiujn krimojn, kiujn faris la popolo en frenezeco. Oni devas neniigi tiun ĉi germanan Kartagon¹.

La germana predikisto Ŝetker skribis: «La mondo bezonas militon. Sentigu al ĝi la germanan ŝtalon. Vi rusoj, vi francoj, vi belgoj, kaj antaŭ ĉio, vi angla kanajlo, nun vi havas, kion vi bezonas. Tia batalejo kun mortintoj, kies kiras-tunikoj pleniĝis per sango, tia malsanulejo kun tiom da junaj vivoj, kiuj nun forfluas en puso, febro kaj doloro: Dio, vi montras per tio, ke ni estas materio. La mano, kiu svingas la glavon, ne plu estas homa mano, kaj ne la homo, sed dio pendigas, turmentegas, senkapigas kaj dispecigas, ĉio estas lia laboro. Dio, ni estas dankemaj al vi, ke vi donis al ni la glavon por venĝo . . . En nomo de dio, punanta la glavo! Ĉiu kuglo devas trafi. Kiu ne pafas, estas fripono! Tio estas dia volo. Vi nur havas devon, ĉiu sur sia loko, uzi sian armilon kun ĉiu forto. La «Patro Nia»? Dio pardonu al ni ĉiun kuglon, kiu ne trafos!»

Ankaŭ en Nederlando la pastraro ne restis malantaŭe por prepari la popolon al la milito. Pastro Könders skribis en libreto nomita «Vorto al la katolikaj soldatoj»: «Katolikoj, kiuj en paco kaj amikeco kun dio prenas la pafilon por defendi sian landon, scias, ke ili plenumos specialan taskon. Se iam entiriĝos nia lando en militon, sciu do tiam, ke se dio postulos vian vivon, viaj lastaj tagoj povas esti belaj por vi kiel katolika soldato. Donu vian sangon kaj

¹ Modifo de fama latina eldiro de Kato rilate al la forta kontraŭulo de Romo. — Red.

— pàgina 2 —

404 — SENNACIULO

vivon al dio, kiel pentofaradon por viaj pekoj, kaj por savo de la patrio. Kaj se trafos vin malamika kuglo, via koro ankoraŭ fojon preĝu «Dio, estu favora al mi pekulo», kaj se dio volas, iru kun la sankta nomo de Jesuo sur la lipoj al alia vivo. Tiam vi estos batalinta kaj mortinta kiel kuraĝa, sed ankaŭ kiel bona katolika soldato.»

Sufiĉe! Vi vidas, ke la dia amo estas senlima kaj tial ĉio, kio koncernas dion, «nekomprenebla». Sed vi ankaŭ vidas, ke dio estas uzata por ĉio, eĉ por igi akceptindaj la plej malcivilizitajn mortig-aferojn de militemaj nacioj. Ankaŭ vi vidas, ke dio dum milittempo ne plu estas la senlimulo, la senfinulo, sed ke li fariĝas nacia. Ĉiuj ja havis sian dion, la germanoj, la belgoj, la francoj ktp. Ĉiuj kredis, ke la pravo kaj dio estas sur ilia flanko. Pro tiu trompego mortis milionoj kaj milionoj, kiuj fordonis sian junan vivon. Sed ĉiam ni paŝu kun tiuj ĉi faktoj antaŭ la homojn, por malfermi al ili la okulojn. Ni montru al ili, ke la hipokritaj diservantoj estas la plej grandaj milit-incitantoj, la plej fidelaj subtenantoj de la militojn bezonanta kapitalisma socisistemo.

W. Wessels (12 721).

HODIAŬ EN BULGARIO

Ni komencas publikigi artikolserion de du Gek-doj, kiuj vagadas tra granda parto de Eŭropo kaj restis kelkan tempon en Bulgario, studante la terorlandon. La unua ĉapitro estas verkita, por voki en nian memoron la tutan malĝojigan historion de la lasta jarkvino.

Red.

I

Multaj legantoj de «S-ulo» jam legis pri la teruraĵoj okazintaj, gviditaj de politikistoj kaj militistoj, antaŭ kvin jaroj en ĉi tiu lando. Sed malmultaj povas prezenti al si la bildon pri la torturoj kaj murdoj¹ faritaj. Por tio estas necese unue iome priskribi la kondiĉojn de tiu lando. Bulgara vivado ĝenerale ne similas al tiu de industriaj landoj, kiaj Germanio, Anglio aŭ Usono. En la lastaj — la plimulto da laboristoj estas veraj proletoj, posedantaj nenion krom sia laborforto. Sed en Bulgario la plimulto de la loĝantaro estas terkulturistoj, kaj, kvankam tre malriĉaj, posedas propran domon kaj parcelon (terpecon), kie ili kulturas grenon, tabakon, kotonon, vinberojn, rozojn ktp. Ilia bonstato dependas de la rikolto kaj sukcesa eksporto. Tiuj terposedantoj estas nekontentaj, ĉar la rezulto de ilia penado lasas ilin en mizera stato. Pro tio ili inklinas al socialismo aŭ alia sistemo, kiu asekurus al ili necesajn bezonaĵojn por komforta vivo.

La ideo de socialismo disvastiĝis tra la lando, kaj la terkulturistoj soifis por ŝanĝo de sistemo. Komunista Partio fariĝis forta, kaj en la jaro 1923 la plimulto da deputitoj, elektitaj en la parlamenton, estis komunistoj. Tiutempe la rusa blanka armeo, kiu rifuĝis en Bulgarion, rakontis en oficialaj rondoj pri teruraĵoj faritaj de bolŝevikoj. Al la militistoj, helpataj de la rusaj blankuloj kaj makedonanoj, tio donis pretekston por persekuti komunistojn. Stambuliski, la ĉefministro kaj estro de la agrikultura partio, estis inside mortigata. La militista partio malebligis al la elektitaj deputitoj kunveni en la parlamentejo, kaj tuj komenciĝis terura buĉado kaj torturado. Iu ajn, kiu estis en la vojo de la militista bando, estis arestata kaj sub torturo devigata konfesi, ke li estas komunisto. Poste li estis deklarata kontraŭulo de la patrio kaj mortigata. Tiel oni traktis ankaŭ veran komuniston. Estis traserĉoj en domoj. Ĉiu, kiu posedis socialisman literaturon aŭ ian signon de simpatio kun komunismo, estis arestata kaj ne revidata. Vivaj homoj estis rostataj en fornegoj, aliaj pendigataj pere de ciganoj, laŭ ordono plenumi tion je minaco de morto. Aliaj arestitoj estis mortpafataj sur stratoj de gardsoldatoj, kiuj asertis, kvazaŭ la arestito penus forkuri. Bulgaroj de diversaj klasoj asertas, ke tio ne estis vera, sed ke la gardsoldatoj havis ordonon mortpafi la arestitojn. Tiel pereis multe da homoj de malsimilaj mondkonceptoj sen iu juĝo kaj eĉ sen iu pruvo, ke ili interesiĝis aŭ apartenis al iu politika partio. Preskaŭ ĉiu familio perdis parencon dum tiu sanga diboĉo. Intelektularo kaj opoziciuloj estis surprize kaptataj kaj forkondukataj por neniam esti revidataj. Homa vivo valoris ne pli ol vivo de velkanta folio sur arbo. La popolo tiom kutimiĝis al buĉado, ke ĝi fariĝis preskaŭ indiferenta al ĉiu nejustaĵo. Dum oficiala ceremonio en la katedralo de Sofio okazis bombeksplodo, per kiu pli ol cent personoj perdis la vivon. La perforte elektita registaro kulpigis je tio la komunistojn. Siaflanke la komunistoj deklaris, ke la militistoj kaj kontraŭsocialistoj devis elpensi iun krimon por pravigi la persekutadon kontraŭ ĉiuj siaj nekunuloj, ke la registaro efektivigis tiun teruraĵon por pruvi al la mondo, ke komunistoj uzas bombojn.

Neklaraj sciigoj pri persekutoj atingis malproksimajn urbetojn kaj vilaĝojn, ĉar la ĵurnaloj silentas pri la persekutoj, kaj pro tio nur onidiroj alvenas. En kelkaj urbetoj komunistoj volis marŝi al Sofio por renversi la teroristan registaron. Dum la iro ili estis haltigataj kaj mortigataj. En leviĝinta urbeto Bracigovo pli ol 50 viroj estis ekzekutataj, kaj ĝis hodiaŭ la urbanoj estas speciale kontrolataj, leteroj kaj literaturo estas cenzurataj kaj ĉio de socialisma tendenco estas malpermesata en la urbeto.

Du gimnaziaj instruistinoj 22-jaraj de Plovdiv estis arestataj kun aliaj komunistoj. Okazis proceso de «la komplotantoj». Dum la proceso la K-dinoj deklaris, ke ili estas komunistoj kaj rifuzis malkonfesi sian politikan kredon. Pro tio kun aliaj ili estis kondamnataj al morto. Poste tiu verdikto estis ŝanĝata je dumviva malliberejo. Unu el ili, Sonjo, ĉefa kaj elstaranta persono, estis ĵetata en malliberejon, kie la stabo povis fari, kion ĝi volas, al ŝi perdinta ĉiujn civitanajn rajtojn. La kompatinda knabino, laŭ loka famo, pruvebla per ĵurnaloj, devis multe suferi en la manoj de siaj turmentantoj, kaj fine, de iu en malliberejo, ŝi estis brute perfortata. Dek monatojn post enkarcerigo ŝi naskis filon. Kiel la estraro klarigas tian okazon? — Facile. Oficistoj devigis ŝin subskribi dokumenton, ke la patro de ŝia filo estas ŝia fianĉo, kiu samtempe estis juĝata kaj ankaŭ kondamnata al dumviva malliberigo. Oni ja scias, ke ne estas permesataj al gefianĉoj geedzaj rilatoj en malliberejoj, viroj kaj virinoj vivas aparte. Estas jam kvar jaroj, ke la K-dinoj estas en malliberejoj. Tio sufiĉas; ili meritus pro siaj suferoj tujan amnestion. Ĉio tio estas historio pasinta.

Vaguloj.

¹ Intencaj, antaŭpripensitaj mortigoj.

[REKLAMO p.2] NOVA SAT-ELDONAĴO! FABELOJ de Hermynia Zur Mühlen. Kion rakontas la amikoj de Peĉjo. Tradukis Senheredigito. Ĵus aperis tiu ĉi bela legaĵo, kiu plezurigos la plenkreskajn K-dojn kiel la etulojn, en la «Biblioteko de Sennaciulo». Ĝi estos unu el la plej ŝatataj verketoj, kiuj havigos al si multajn amikojn inter la SAT-Legantaro. Tre taŭga ankaŭ por komuna legado dum viaj kunvenoj. Tuj mendu ĉe Administrejo de SAT, R. Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27. Prezo 0,60 gmk.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 405

La terura situacio de la laborista klaso en Polio

Jam estas fame konate, ke Polio estas la lando de plej malkara laborforto en Eŭropo, ke la mizeran teknikan staton de la pola industrio la kapitalismo profit-rekompencas per plej granda ekspluatado de la laboristaj amasoj. Eĉ nun, en la periodo de raciigo en la mastrumado, t. e. kiam la kapitalismo devigas unu laboriston laboradi por tri, kiam la deviga produkt-kapablo de l’ laboristoj grave pligrandiĝis je la kosto de forto kaj sango. Eĉ nun, kiam la kareco ĉiam pli kreskas, la salajroj de la laboristoj tute ne kreskas kaj estas laŭ oficialaj ciferoj eĉ pli malaltaj ol en 1925 (ekzemple en la minejindustrio je 10 elcentoj, petrolindustrio je 15 elcentoj, teksindustrio je 25 elcentoj ktp.).

Kiam la kapitalistoj plialtigas la prezojn je la plej necesaj artikloj¹, ili argumentas: la laborforto estas tro kara en Polio, la soci-asekura leĝaro tro milda, dum samtempe la oficiala statistiko pruvas, ke la laborkostoj en Polio estas la plej malkaraj en Eŭropo.

Laŭ la raporto de la oficiala enketkomisiono por esplorado de la situacio en la industrio (konsistanta el kapital- kaj registar-reprezentantoj), en la plej granda parto de industribranĉoj la laborista salajro ne atingas 100 zlotojn (= 11¹/₃ dolarojn) monate. La cetera parto gajnas ĝis 150 zlotoj. En la cement-industrio 50 elcentoj da laboristoj akiras ĝis 100 zlotoj monate, en la brikindustrio 80 elcentoj, en lignobranĉo 74,6 elcentoj. La sama bildo prezentiĝas preskaŭ en ĉiuj branĉoj de la grandindustrio.

Malpli ol 3 zlotoj da laborgajno tage! Kaj tio sufiĉu por manĝado, vestado, loĝado kaj edukado! En tempo, kiam la kareco konstante kreskas. Ĉu tio sole ne sufiĉas por imagi la teruran situacion de la laborista klaso?

Kiam ni legas en la «Kapitalo» de Karl Marks la teruran priskribon de la situacio de la brita laboristaro ĉe la komenciĝo de kapitalismo en Anglio, kiam multaj miloj estis mortintaj pro la senhonta ekspluatado kaj sensignifaj enspezoj, oni preskaŭ ektremas. Sed ĉu ne tre similas en la dudeka jarcento al tiu stato la situacio de la polia laboristaro?

La angla burĝaro kaj ĝia registaro tiam ektimis la fruktojn de sia malnobla ekspluatado, ili ektimis, ke pro la terura mortepidemio ili restos sen labormanoj por la ĉiam pli kreskanta industrio. Sed la pola kapitalismo tion ne bezonas timi, ĉar ĝi ĉe la nuna raciigo elĵetas novajn milojn sur la straton, senlaborigante ilin, al la antaŭaj dekmiloj da senlaboruloj.

La maksimumo de 3 zlotoj tage por laboristaj familioj, kies nutrantoj havas la feliĉon laboradi, signifas kondamni la plej grandan parton al malsatmorto. Samtempe la burĝaro sin banas en bonstato. La bezono je luksaj artikloj kreskas je konto de la laborista loĝantaro. Tiun lastan minacas la plej granda danĝero, minacas la degenerado, la danĝero atingi la staton de iama ĉinia kulio.

El «Arbeter-Cajtung», ĉeforg. de Poale Cion en Polio, trad. Jak 227.

¹ Varspeco, aĉetaĵo.

★

EL USONO

Ĉu internacia konkurso progresigas internacian bonvolon?

Okaze de la burĝa Olimpio en Amsterdamo ni sennaciuloj kaj la Laboristaro ĝenerale havis bonan eblecon sciiĝi, ke la burĝaj rimedoj por proksimigi la naciojn unujn al la aliaj havas tute kontraŭajn rezultojn. Anstataŭ kunporti la bonan volon plej eble amikiĝi kun alinacianoj, oni fortigas inter si jam dum vojaĝo la intencon «montri al tiu aŭ alia naciaĉo, el kia materialo ni estas faritaj» — kaj cetere memkompreneble antaŭ ĉio gardi sin kontraŭ ia ajn ebla insulto de fremda nacio. Tuj, kiam la ludoj komenciĝas, la internacia bonvolo ekkrevas:

La francoj rifuzas kunmarŝi en la malferma parado. La germanaj piedpilkuloj provas frakasi la urugvajanojn ne nur per pilko, sed eĉ per pugnoj kaj piedoj, tiel ke vunditoj restas sur la «batalejo» kaj tiel, ke ne plu piedpilkkonkurso dum Olimpioj okazos.

Sed se oni aŭskultas tiujn, kiuj suferas ĉi-jare tre multajn malvenkojn, tio estas la usonanoj, oni ricevas impreson, kvazaŭ okazus la unuaj antaŭbataletoj inter militantaj malamikaj nacioj. Estas raportite de ili mem ke, kvankam ili kunmarŝis en la parado, portante alten la standardon, ĝuste pro tio la «steloj kaj strioj» elvokis nur acidan kritikon. Kaj kial? Kiam la diversnaciaj ludantaroj preterpasis holandan princan moŝton el reĝa familio, ĉiuj flagportantoj respektege mallevis siajn standardojn, escepte tiu de Usono! «La ‘steloj kaj strioj’ neniam mallevîĝas antaŭ neniu homo nek nacio», ordonas al ili ilia provincisma flagokulto! Cetere la usonanoj, estis vidate kun malplaĉego, ankaŭ salutis la princan moŝton ne per manlevo, sed nur per dekstrenrigardo.

Ĉi tiuj tute ne gravegaj faktoj kaŭzis en la rigardantaro ne nur ne eĉ varmetan aplaŭdon dum la pretermarŝo, sed poste ankaŭ malestimajn rimarkojn pri «la plenblovitaj amerikanoj».

Sed pli rimarkinde montriĝas la interamikiĝo de la diversnacianoj per la sportaj konkursoj. Tie ŝajnas, kvazaŭ estus jam nun milito inter Eŭropo kaj Ameriko, se oni legas la raportojn de la usonaj sportinstruistoj, en kiuj ili plendas jene: «Streĉa sento plenigis la lukthalon kaj venkoj super la amerikanoj estis ekstreme popularaj. Kriegoj de ĝuego salutis ĉiun luktanton, kiu gajnis tenon aŭ punkton super amerikano». Malregulaj metodoj estis uzataj, kaj la decidoj de la arbitraciuloj estis «ĉiam maljustaj» al la amerikanoj laŭ la samaj raportintoj. Ili jene plendas alian fojon: «Ĉiuj niaj sportuloj estas markitaj. Tiuj uloj (!) prefere venkus unu amerikanon ol duondekduon da aliuj; tial ili metas ĉion, kion ili povas, en la konkurson, kiam ili konkursas kun amerikano.»

Protesta derompa hejmenveturo de la tuta usona ludantaro estis prikonsiderata. Sed la gvidanta generalo ordonis: «Amerikanoj neniam cedas!»

Jen, kia ĝojiga festego plena je amo inter la nacioj! Ŝajnas, ke, kontraŭe al la celo, la burĝa Olimpio estas multe pli kolektujo de internacia malamo, de kie, en serioza okazo, kunekfluegos la ĉion dezertigaj ondegoj de terura milito, post kiam la digoj de sportaĉa supraĵa frateco krevos.

INO-KOR. 1307.

★

EL ALĜERIO

Lando de mizero kaj ekspluato

Preskaŭ cent jaroj nun forpasis, de kiam la imperialisma Francio, avida je kolonioj, post ventumila ekbato malgrava de la alĝera regno al la franca konsulo, elŝipigis sur la alĝeria tero soldatojn, kanonojn, kaj pafilojn. Kiam francoj kaj araboj kelkajn jarojn interbatalis en sanga hombuĉado pro la malspritega preteksto de Francio «civilizi» la alĝeriajn «barbarojn». Antaŭ preskaŭ cent jaroj Francio alproprigis al si la bonajn grundojn en vastega Alĝerio kaj repuŝis la pacemajn alĝeriajn kamparanojn, kiuj vivis bonstate ĝis tiu tempo, al la senkreskaj kaj ŝtonplenaj sudaj regionoj.

En 1930 Francio glore festos sian rabon, voĉdonante specialan buĝeton, kaj devigos la subprematajn arabojn el Alĝerio, memore soleni la centjaran datrevenon de la ŝtelo de iliaj bienoj. Cent jaroj da mizero, da ekspluato, da sklaveco! Vera mizero: ĉiuvintre en Alĝerio ripetiĝas la sama terura spektaklo de l’ malsatego, en kiu suferas kelkaj milionoj da indiĝenoj. Tial oni ne malofte trovas ĉe la flanko de la vojoj malsanajn, maldikajn virinojn, infanojn, virojn, maljunulojn, kiuj sin trenas kaj iafoje eĉ tere kuŝas, mortantaj pro malsato kaj malsanoj kaj kiuj ne manĝis de kelkaj tagoj. Al ili oni

— pàgina 4 —

406 — SENNACIULO

Havenlaborista striko en Finnlando

(vidi ankaŭ n-on 199)

La striko de havenlaboristoj ankoraŭ daŭras sen ia ebleco por traktadoj inter laboristoj kaj labordonantoj. La laborado en havenoj funkcias malbonege, helpe de strikrompantoj, kiuj konsistas el la plej reakciaj elementoj kaj ĝenerale el homoj, kiuj neniam laboras, escepte dum strikoj. La burĝaj raportantoj ĉiam klopodas aserti, ke la laboro funkcias tute normale, kaj ke nur enŝipigo de segita lignovaro okazas je 25 ĝis 30% sub normala rapideco. Sed estas konata fakto, ke la laboro por ĉiuspecaj komercaĵoj iras malrapide kaj ke ŝipoj alvenintaj estas devigataj atendi longan tempon, antaŭ ol ili eĉ povas komenci ŝarĝ-prenon.

La aroj da strikrompantoj en kelkaj lokoj estas tre malpacemaj, ĉar efektive ili ne alvenis nur por labori. Ekzemple, en haveno de Valkomi ili atakis strikantojn, kaj la polico havis plenan laboron por pacigi ilin. Finnlando havigas al si novan gloron en subpremo de laboristaro per sia «laborvolontula» armeo. Krom la malbona funkciado de strikrompaj laboroj aldoniĝas ankoraŭ lastatempe, ke la nombro da strikrompantoj komencas malkreski. Tio certe kaŭzis jam elnerviĝon inter labordonantaro, ĉar laŭ lastaj informoj kelkaj el ili estus pretaj por traktadoj. La spirito inter strikantoj estas bonega, kaj ili rigardas esperplene antaŭen. Ili vidas, kiel la eksterlandaj K-doj montras sian solidarecon en formo de morala kaj materia helpo. La nun daŭranta laborbatalo estos certe bona montrilo sur la vojo de laborista solidareco ĝis fina komuna venko.

NIA LIGILO

Dediĉita al la 200-a n-ro de «S-ulo»

Hodiaŭ ĵaŭdo. Kia ĝojo! Ricevis mi 200-an nian. «Sennaciulo» 200-foje Ornamis jam la vivon mian.

La vivon simplan kaj izolan, Sen ĝojo de amik-renkontoj, La vivon de l’ labor’ malmolan, Kaj tute, tute senkomfortan.

Hodiaŭ ĵaŭdo. Ses tagnoktojn Atendos mi 201-an. Al mi denove ĝi rakontos Pri la proleta viv’ enua.

Min ĝi informos pri gefratoj, Al kiuj mankas lum’, aero, Pri la batal’ en ĉiuj partoj De l’ mondo pro proletlibero.

Kaj estos ĵaŭdo, — SAT-folio Sciigon gloran diskonigos, Ke jam ne estas fi-landlimoj: Labor’ proletojn unuigas.

Por ke la tag’ alproksimiĝu, Kaj la labor’ ne estu puno, En nian rondon! SAT-aniĝu! Jam supreniras nia suno!

Vilaĝo Anikoviĉi. — P. Krapivin (6351).

★

TAGO EL MIA VIVO

Mi estas 20-jara fraŭlo kaj loĝas kune kun miaj gepatroj. Ĉiutage mi ellitiĝas je la 7-a horo kaj devas komenci je la 8-a mian labor-tagon. Mi laboras en fervoja tenejo kiel seruristo. La kondiĉoj de laboro estas tre malbonaj. La tenejo estas konstruita antaŭ 70 jaroj, kiam lokomotivoj estis malgrandaj, kiam remunto ne postulis la teknikan perfektecon. Nun estas tute aliel. Grandegaj lokomotivoj, kurantaj 100 kilometrojn po horo, ne trovas spacon en la tenejo, kaj tial la remunto estas tre malfacila. La fumo plenigas la ejon, kaj ofte (precipe vintre) ni laboras ne vidante unu la alian trans kelke da paŝoj.

[BILDO p.4 | 66,20,81,36] Portreta foto de juna viro kun mallonga hararo, en malhela jako kun blanka kolumo.

De la 12-a ĝis 13-a mi tagmanĝas, legas gazeton aŭ ludas kun K-doj damojn aŭ ŝakojn. Iafoje ni aŭskultas lekciojn kaj raportojn de kuracisto, literaturisto k. a. Baldaŭ ni havos radiolaŭtparolilon kaj aŭskultos radio-koncertojn kaj radio-gazeton, speciale disaŭdigatajn dum la labor-tagmezo. Je la 17-a mi finas la laboron, sed tre malofte mi iras hejmen, ĉar mi estas okupata per socia kaj partia laboro. Mi estas membro de tielnomata Sekcio de laborist-kamparana inspektado (kontrolo) ĉe Moskva kaj regiona Soveto. Mi kontrolas laboron de kooperativo, ŝtatoficejoj, hejmindustrio ktp. En nia tenejo multaj laboristoj laboras en sekcioj de la Soveto. Unu laboristo estas membro de VCIK (Tutsovetia centra ekzekutiva komitato).

Vespere mi vizitas teatron, kinon, kunvenojn, respondas al miaj eksterlandaj korespondantoj ktp. Loĝej-krizo estas tre akra: por 5 personoj, el kiuj du estas 3- kaj 1-jaraj, ni havas nur unu ĉambron. Sed mia patro estas membro de loĝej-konstruanta kooperativo, kaj baldaŭ ni ricevos bonan loĝejon en novkonstruata domo. Mi salajras 70—80 rbl. monate, kaj tiu sumo estas plene sufiĉa por ke mi povu vivi pli malpli bone, des pli ke mia patro ankaŭ salajras 150 rbl. (li estas kvalifikita metal-tornisto). Somere mi ricevas dusemajnan forpermeson kaj intencas veturi Krimeon aŭ Kaŭkazon por ripozadi. Niaj profesia kaj junkomunista organizoj arangas por tiu celo kolektivan ekskurson.

Jen ĉio, kion mi mallonge povas rakonti pri mia vivo.

A. Sokolov (11 345).

malpermesas per ledvipado la eniron duonhospitalan (? — Red.) de la urboj, kie teruraj scenoj okazas: maldikegaj arabinoj, ĉirkaŭataj de siaj infanoj, portas malpuregan korbon en la manoj kaj atentege traserĉas la rub-elĵetaĵojn, por trovi, kun nepriskribebla ĝojo, pecon da pano preskaŭ putrintan, kiu kvietigos, almenaŭ momente, la malsaton, kiu ilin konsumas. La vintro 1926/27 estis unu el la plej ruinigaj. La koloniiganta Francio pensis helpi al la malsateguloj voĉdonante helpbuĝeton de 6,5 milionoj da frankoj¹: 6 fr. por malsatanto (ĉar estis pli ol miliono). Tiel la francaj civilizantoj helpis. Al komunista partio en Alĝerio, kiu per sia gazeto organizis grandan monaferon, la kolektado estis malpermesata kaj la ekzempleroj de l’ gazeto, kiuj anoncis ĝin, konfiskataj laŭ gubernestra ordono.

Profitante la mizeran staton de la indiĝenoj, la francoj dungas ilin en siaj entreprenoj por tre malaltaj salajroj. Maturaj indiĝenoj ricevas 6 fr. tage en la alĝeriaj minejoj, 10—12 fr. tage ĉe la fervojaj kompanioj kaj konstruoj, 6 ĝis 7 fr. ĉe la kampokulturejoj, kie ili laboras de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro. Ĉe la indiĝena junularo la ekspluatado estas ankoraŭ pli intensa, ĉar ilin protektas neniu leĝo. Por labortago neniam malsupera je 10 horoj oni pagas al junuloj salajrojn variantajn inter 1 kaj 4 frankoj tage, ĉe la urb- kiel ĉe la kamplaborejoj. La indiĝenoj komprenebla deziras iri Francion, kie malgraŭ la mastra ekspluatado la salajroj estas pli altaj. Sed Francio volas konservi la malkaran manlaboron en Afriko, malpermesante al la indiĝenoj veturi al la metropolo por labori.

Tamen la indiĝenoj tiel ekspluatataj devos festi entuziasme la datrevenon de la koloniiĝo ĉar aliel ilin atendas la malliberejo aŭ la gardado en la varmegaj sudaj provincoj.

«Ĉiam antaŭen», Junulara esp.-grupo en Alĝero.

¹ 6 frankoj = 1 mk. germ.

— pàgina 5 —

SENNACIULO — 407

EL LA HISTORIO DE L’ SOCIALISMO

3. Babef¹

La Babefismo estas kun la doktrino de Aŭn (angle: Owen) tiu, kiu plej proksimiĝas al la ĝenerala koncepto pri komunismo. La doktrino de Babef distingiĝas de tiu de Aŭn en tio, ke precipe okupitaj anstataŭigi la individuisman reĝimon (sanktigitan de la Franca Revolucio) per la egaleca reĝimo, Babef kaj liaj disĉiploj konstante malzorgis la filozofian flankon de la socia problemo. Sed plie la Babefanoj estis revoluciuloj kaj antaŭ ĉio homoj de l’ago.

La fundamentaj principoj de ilia doktrino estas jenaj: 1. La naturo donis al ĉiu homo egalan rajton je la ĝuado de ĉiuj bienoj. 2. La celo de l’ socio estas defendi tiun ĉi egalecon ofte atakatan de la perforto kaj la malbono, kaj pliigi, per la konkuro de ĉiuj, la komunajn ĝuaĵojn. 3. La naturo metis al ĉiu la devigon labori, neniu povas sin deteni sen krimo de la laboro. 4. La laboroj kaj la ĝuoj devas esti komunaj al ĉiuj. 5. Premego estas, se unu laboregas kaj havas mankojn je ĉio, dum alia vivas abunde nenion farante. 6. Neniu sen krimo povas alproprigi al si ekskluzive la bienojn de la tero aŭ de l’ industrio. 7. En socio devas ekzisti nek riĉuloj nek malriĉuloj. 8. La riĉuloj, kiuj ne volas rezigni favore al la senhavuloj, estas malamikoj de l’ popolo. 9. Neniu rajtas, per amasigo de ĉiuj rimedoj, prirabi alian je l’ instruado necesa por lia feliĉo. La instruado devas esti komuna. 10. La celo de l’ Revolucio estas detrui la malegalecon kaj starigi la feliĉon por ĉiuj. 11. La Revolucio² ne estas finita, ĉar la riĉuloj absorbas ĉiujn bienojn kaj regadas ekskluzive, dum la malriĉuloj laboras kiel veraj sklavoj, konsumiĝas en la mizero kaj signifas nenion en la ŝtato.

Por atingi la aplikadon de tiuj ĉi principoj, Babef kaj liaj adeptoj celis preni al si la potencon perforte kaj starigi diktatorecon.

[BILDO p.5 | 35,18,53,34] Desegnita portreto de Babef (Babœuf), duonprofile, kun longaj haroj kaj alta kolumo.

La individua propraĵo estu nuligata, la franca popolo estu farata kolektivposedanto de l’ nacia teritorio, la laboro estu deviga kaj egala por ĉiuj, la naŭzaj laboroj estu alterne plenumataj de ĉiu. Tiel, neniaj privilegioj, neniaj superecoj intelektaj; la individuo — simpla unuo en la ŝtato; forigo de l’ korupta lukso kaj de l’ frivolaj artoj, leĝaj rimedoj por malhelpi ilian revenon.

Tiun doktrinon provis apliki la Babefanoj per bone organizita konspiro, kiu estis sukcesonta. Perfiditaj de oficiro Grisel, ili estis arestataj la 10. majo 1796, la matenon de l’ tago fiksita por la ekribelo kaj kondukataj antaŭ la Superan Tribunalon. Post longaj debatoj, Babef kaj Darte’ estis kondamnataj je morto, 8 aliaj je deportado, la ceteraj akuzitoj estis liberigataj. Aŭdante sian kondamniĝon, Babef kaj Darte’ vundis sin per kelkaj ponardpikoj, kaj post nokto de teruraj suferoj ili estis kondukataj al la gilotino. — La revoluciaj principoj de l’ Babefanoj postvivis. En jaro 1830 la revoluciaj komunistoj sin reorganizis. Buonarotti, kiu transvivis la deportadon, estis la inspiranto kaj ĉefa organizanto de la revoluciuloj, kiuj batalis tre energie kontraŭ la registaro de Ludoviko-Filipo.

¹ France: Babœuf (nask. 1760). ² Aludo al la burĝa franca Revolucio.

Zamenhofaj vortoj

Ĉiu, kiu legis la antaŭparolon de la «Fundamento de Esperanto», scias tre bone, ke ĝi ne sole ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio de la lingvo, sed kontraŭe, ĝi donas al la evolucio tian grandegan liberecon, kiun neniu alia lingvo iam posedis eĉ parte. Ĝi donas la eblon, se tio estus necesa, iom post iom eĉ ŝanĝi la tutan lingvon ĝis plena nerekonebleco! La sola celo, kiun la Fundamento havas, estas nur: gardi la lingvon kontraŭ anarhio, kontraŭ reformoj arbitraj kaj personaj, kontraŭ danĝera rompado, kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj. Se la esperantistoj ĝis nun tre malmulte faris uzon de tiu granda libereco, kiun la Fundamento al ili donas, ĝi ne estas kulpo de la Fundamento, sed ĝi venas de tio, ke la esperantistoj komprenas tre bone, ke lingvo, kiu devas trabati al si la vojon ne per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj, povas disvolviĝi nur per tre singarda vojo de natura evolucio, sed ĝi tuj mortus, se oni volus ĝin disvolvi per kontraŭnatura kaj danĝerega vojo de revolucio.

La «Fundamento de Esperanto»¹ devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝo de la vojo de unueco. L. L. Zamenhof.

¹ Mendebla ĉe nia Administrejo.

Respondo al de Man

La verko de H. de Man¹ aperis trilingve² sub titoloj: Zur Psychologie des Sozialismus (1926), Au delà du Marxisme (1927), Psychology of Socialism (1928). Li pretendas likvidi la marksismon, ĉar li mem fariĝis socialpatrioto en la milito. Novan bazon por la laboristmovado kaj socialismo li trovis en la «nova psikologio» kaj etiko, fondita sur ĝuo en laboro, demokrata kristana egaleco, pacifismo kaj instruo de pozitiva komunuma kulturo.

Plejparte, al mi ŝajnas, li frapas al pordo malfermita. Marks certe ne neas, ke socialismo heredas la praan sopiron al egaleco; li ne asertas, ke homoj agas meĥanike, aŭtomate laŭ sia financa intereso. Certe ĉiu povas konsenti, ke Marks trorapidigis en sia antaŭvido la bankroton de l’ kapitalismo. Certe en terkulturo la maŝino ne grandskale estas aplikata, en industrio ankoraŭ restas multe da metiistoj; la mizero de la Proletaro ŝanĝiĝis laŭ sia formo. Kvankam en la likvido de l’ marksismo li ne sukcesis, la verko estas pensiga, vivplena kaj leginda.

Sed mi rilatas ĉi tie al la paĝoj, en kiu de Man pritraktas la supra-nacian (notu, ne supernacian) socion de la estonto. Laŭ li, antaŭ ol fariĝi «bona eŭropano», oni devas lerni tri lingvojn kaj fariĝi triobla naciano. La proleto ĝis nun ne ŝatis sian propran nacian kulturon, kaj tion li devas fari, antaŭ ol li atingos la supra-nacian kulturon. Ĉu necesas diri, ke de Man havis la ŝancon studi lingvojn ktp. en universitato kaj depost juneco ĝuis famon en kongreso kaj konferenco kiel lerta interpretisto? (Sed preterpase notu, ke li mem devas sin apogi sur la anglaj Gek-doj Paul por traduki anglen sian verkon du jarojn post ĝia germanlingva apero.) Certe ni konsentas, ke la riĉuloj nelaborantaj ne fondas bonan supernacian kulturon. Ĉie ili havas la samajn aŭtojn, luksajn hotelojn, vagonarlitojn ktp. Laŭ la belga aŭtoro Pikar’ (france: Picard) tio estas nur kulturo de la «kelnerismo». Tia kulturo ne enpenetras la vivon de la amaso kaj restas supraĵo, veziko kaj nenio plu.

De Man argumentas, ke la radio kaj la modernaj interkomunikiloj ne kreas mondskalan civilizon. Unu hirundo ne pruvas la venon de la printempo. Ĉiu nacia lingvo konsistas ne simple el vortoj, sed el kunligitaj ideoj naskitaj de jarcentoj de aparta evoluo. Nur iom post iom la apartaj kulturoj miksiĝos. Universala lingvo, skribis de Man, povas esti intertempe nur helpilo, nur

¹ Komparu ankaŭ n-on 190, pĝ. 276 «Trans la Marksismo». — Red. ² Dume ankaŭ aperis sveda eldono (laŭ «Heroldo»). — Red.

— pàgina 6 —

408 — SENNACIULO

ŝlosilo al aliaj lingvoj, artifikaĵo por la hotelo kaj korespondado pri bagateloj¹. Se oni alprenus ĝin, ĝi disfalus en dialektojn pro influo de nacia elparolo, idiomoj, parolturnoj ktp. Pli kredeble estas, laŭ de Man, ke unu el la ĉefaj naciaj lingvoj triumfos en la barakto, aŭ la kosmopolitaj elementoj multiĝos tiom ke evoluos speco de mondlingvo en venontaj jarcentoj.

Ŝajnas al mi, ke de Man multe eraris komparante la 15-an ĝis 17-an jarcentojn kun la 20-a. Vere en la komenco de kapitalisma sistemo la vojaĝo de Kolombo, la malkovro de Ameriko, la venko de la oceano kaj la irado ĉirkaŭ la mondo estis nur la prologo al disiĝo de mezepoka kulturo, interbatalo de estiĝantaj nacioj, kresko de apartaj naciaj lingvoj kaj kulturo. Sed ĉu Historio nur ripetas sin? Kie estas nun la «nova mondo» plena da oro kaj arĝento, sklavoj kaj novaj komercaĵoj? Ĉu Usono, Eŭropo, Azio, Afriko dividiĝos por akiri tian landon? En Ĉinio, Hindio, Suda Ameriko aperas la sama fenomeno — ekspluato per la kapitalisto, kontraŭstaro de la laboristo. La radio kaj la aeroplano kunigas landojn, kie la samaj tendencoj estas videblaj.

Rilate al la riĉeco de la ideoj kaj emocioj kunligitaj kun la malnovaj naciaj lingvoj, ĉu ni povas resti loĝantaj en la estinteco? Eĉ nun mi (anglalingvano) ne povas legi la verkojn de la unuaj anglaj verkistoj pro diferenco de skribado kaj vortoj. La kapitalisto kaj proleto heredas ambaŭ la vortmuzikon, la genion mirindan de Ŝekspiro, sed ĉu ni nun interkonsentas pri la rezulto de la raciigo en industrio? SAT-anoj ne sopiras pri utopia unueco, sed kredas, ke unueco kreskas kaj kreskos el la komuna ribelo de la laboristoj. Nova kulturo venas, al kiu ni helpas konscie.

Verkistoj, kiuj parolas pri esperanto kiel ia telegrafa kodo, trafe montras sian nescion pri la verkoj sciencaj kaj literaturaj, kiuj jam aperis. Kiom ni legas SAT-ĵurnalojn kaj -verkojn, partoprenas en kongresoj, korespondas kun alilandaj K-doj, vizitas ilin, aŭdas ilian voĉon per gramofona disko kaj radioparolado, tiom ni perdos niajn idiomojn kaj malbonan elparolon.

La verkistoj kiel de Man eldonas grandajn librojn por pruvi la malrapidecon de socia evoluo, la profundecon de la influo de l’ estinteco. Ni laboru je la servo de la Proletaro prepare por la estonteco!

488 (Londono).

¹ Legu la laŭvortan citaĵon en n-o 190, pĝ. 276. — Red.

Supraĵe juĝi kaj ĉion kontraŭdiri kapablas ĉiu stultulo.

Interrompo en la pens-mekanismo

Estas mirige, ĝis kia grado ŝajna senpenseco, ŝajna aŭtomatigo de agoj, movoj kaj prizorgoj ŝajnas mekanikiĝi dum la ĉiutaga homa funkciado. Iu forgeso atentigas nin pri tio. Ni asertus, ke ni enpoŝigis la ŝlosilojn. Kaj tio ankaŭ ĝustas. Sed poste iu nekutima kaŭzo instigis nin ree elpoŝigi la ŝlosilringon. Kaj hazarde ni lasis ĝin en la seruro. Aŭ iu K-do sendis rekomenditan leteron al SAT kaj en la letero li skribas: «Ĉi kune mi sendas monbileton…» La administranto serĉas, kontrolas la leteron, ĝi estas ekstere en ordo, tamen la mono mankas. La kaŭzo estas, ke tiu K-do en la momento, kiam li volis enmeti la monon, ĝuste forgesis tiun agon. La samo estas rilate al la korespondaĵoj. De tempo al tempo nin atingas PK aŭ leteroj tute ne afrankitaj. Kaŭzo — forgeso. Ĉi tiu malordigo en la ĉiutaga cirkulado de la frumateno embarasis la ritmon de niaj aŭtomatigitaj manipuloj, kaj tiel fariĝis el la senpensa ago la forgeso. El la ŝajna senpenseco de nia kutima, ekzercita agado en la multaj bagateloj ĉiutagaj (pretigado por farota laboro), ĉe kiuj ŝlosiloj, horloĝo, leterujo, monujo, okulvitroj, naztuko, gazeto ktp. ludas la ĉefan rolon, fariĝas efektiva senpenseco. Ĉar la aŭtomata funkciado de ĉi tiuj plenumoj kaj manipuloj certe ne okazas kiel en mekanismo de iu horloĝradaro. Niaj pensoj estas, tute senkonscie, nepre ĉe la afero. Kaj ĉiu forgeso estas ribelo de la pensoj kontraŭ ĝenanta enmiksiĝo en la telegrafsistemon inter cerbo kaj mano, ĉar sen ordono ekde la cerbo moviĝas neniu muskolo. Se tiu ordono inter la plenumo kaj ricevo estas trakrucata de iu nova impreso, kiu kaŭzas novan ordonon, tiam ni tute nerimarkite metus la nazumon en la buŝon kaj la bulkon sur la nazon. Aŭ ni metus la pretigitan veturmonon en la kafotason kaj la sukerpecojn en la poŝon de la veŝto. Ĉi tiu korekto de tia penskaoso ofte tute elreligas nin; kaj se ni ne antaŭe iomete koncentrigas niajn pensojn, se ni ne per tute konscia pensado refoje kontrolis niajn manipulojn, ni ne estas trankviligitaj pri la celrilata funkciado ankaŭ de la aliaj, sen malordigo okazintaj plenumoj.

Senpensecoj reduktiĝas al pensmulteco, sed ne al pensmanko. Ne la pensmalriĉa, sed la pensriĉa, ĉe kiu plenplenas la kapo per pensoj, estas la simbolo de la distro, de la forgesemo. La plej granda kaoso en la telegrafsistemo de la cerbo okazas ĉe iu ekscitiĝo, ĉu pro kolero, ĉu pro ĝojo. Tial, laŭeble, ni evitu ĉiun ajn eksciton, por ke ni povu koncentri niajn pensojn, ĉar la laborista movado bezonas nur klare kaj akre pensantajn Gek-dojn.

Rolo.

Karbminista vivo en Sovetio

Multaj miloj da karbfosantoj sin okupas en la karbregiono. Dum la cara reĝimo turmentis ilin 12-hora labortago en la profunda kaj malseka ŝakto. Kompreneble oni peze portis la caran jugon. Kiam post mond- kaj civila milito la laboristoj denove serĉis al si la martelan tenilon, por reekfunkciigi la detruitan maŝinaron, ili plenumis egan laboron, fosante nudpiede en la ŝakto. Sed ili atingis tiame okhoran labortagon. Jam pasis dek jaroj depost la Revolucio. Nun oni vidas en Sovetio kiel fungojn elkreskantaj novajn fornegojn kaj ŝaktojn, ankaŭ novajn fabrikojn ktp. Certe granda estas la sukceso sur la vojo de konstrulaboro.

Ĉu tre boniĝis la vivkondiĉoj de la ministoj? Ne. Sed ne komparebla estas la antaŭmilita tempo. Kiam la soveta registaro starigis antaŭ si la demandon, kiel plibonigi la vivkondiĉojn de la ministaro, oni trovis plej racia la vojon: ĉefe malaltigi la prezon de la produkto kaj altigi la salajron de la ministoj. Tio estis ebla nur per meĥanigo de la laboro. Sed fine la ministoj atingis ĝin malmulte. Kompreneble, tre rapide meĥanigi la tutan laboron ne estas facile. Due, la ĝenerala teknika kondiĉaro ne estas komparebla kun Okcidenta Eŭropo. Malgraŭ ĉiuj malfaciloj la ministoj tamen atingis nunjare 6-horan labortagon. Se Sovetio estus ligita kun tutmondo ĉiarilate, miaopinie sufiĉus 88 horoj da laboro dum monato por homa vivado.

Ĉu ne en ĉiuj landoj la ministoj deziregas fratan solidarecon? Ĉu oni ne estas subtera laborbesto? Sed ilin ankoraŭ ĉirkaŭas ia nebulo kaj malklareco, kvazaŭ ies sorĉa leĝo. Por ĝin forigi ekzistas nur unu vojo — tutmonda unuiĝo de ministoj, kaj firme konstrui unuecan turon: estis unu por ĉiuj, kaj ĉiuj por unu.

F. Ibragimov, ministo, Ŝiglovski R.-K., Stalingr., Sovetio.

[REKLAMO p.6] Ekzistas ankoraŭ multaj laboristaj esperantistoj, eĉ SAT-anoj, kiuj pli malpli malatentas sian klasan devon, ĉu kunlaborante al neŭtralaj organoj, ĉu informante ilin prefere ol Sennaciulo-n, ĉu alimaniere. Tial ni kontentas sciigi, ke ree estas havebla la bonega varba broŝuro de K-do E. Lanti FOR LA NEŬTRALISMON! 3-a eldono plivastigita, 32-paĝa, enhavanta krom la aldonoj de la 2-a eldono ankoraŭ novan enkondukan parolon de l’ aŭtoro kaj tre koncizajn kaj trafajn difinojn pri «sennaciismo, patrio, revolucio» k.a. Prezo: 0.30 mk. g. Mendu ĉe la Administrejo: R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

— pàgina 7 —

SENNACIULO — 409

TRA ESPERANTIO

Karesoj

Kiel partopreninto ĉe la VIII-a mi utiligis la okazon por desegni kelkajn karakterizajn trajtojn de konataj kunbatalantoj kaj prezentas la rezulton jene al la legantoj de «S-ulo»:

En la praepoko vivis en Grekio du filozofoj Demokrito kaj Heraklito. Demokrito kaj liaj disĉiploj havis la kutimon plori kaj ĝemkrii pri la malbonaj agoj de la homoj, dum Heraklito kaj liaj disĉiploj ridadis pri la samaj malbonaj agoj.

K-do Einar Adamson, la organizinto de la XIII-a, certe estas disĉiplo de Heraklito, ĉar li ĉiam ridetis, eĉ kiam li ricevis plej akrajn riproĉojn. Kontraŭe K-do Volkert certe estas Demokrita disĉiplo, ĉar li ploris kaj ĝemkriis pro tio ke la Kongreskomitato ne sufiĉe atentis lin. Du Dianoj, s-roj rektoro Janson kaj pastro Andreo Ĉe ploris kaj ĝemkriis, ĉar ili ne ricevis inviton partopreni nian kongreson.

K-do Ernst Eriksson, trankvila homo, firma kiel monto sur kiu li elkreskis, gravmiene ridegis, kiam pugnomontrantoj faris siajn politik-ekleziajn ceremoniojn. K-do Lerchner estas konstanta timigilo por la babilemuloj. Kiel muĝanta uragano sonas lia voĉo, kaj la babilemuloj forkuras.

K-do Muravkin havas altflugantajn planojn: krom projekto de eterna SAT-manifesto li proponis 5-membran redakci-komisionon, unu en ĉiu terparto (kial ne ankaŭ unu sur ambaŭ polusoj?). Krome li en liberpensula fakkunsido prezentis projekton por forigi la maljunan Dion. Espereble K-do M. havas pli da sukceso en sia ĉiutaga okupado krevigi atomojn ol per siaj nubenflugantaj proponoj.

K-do Drezen montris bonan ruzon pacigi interbatalantojn. Tiujn kapablojn li utiligu ankaŭ por ke ĉiuj tendencoj de lab. klaso havu egale liberan agadkampon en SAT.

Tre malfacile estas por mi desegni K-don Lanti. Homo kritikata, atakata, insultata, kondamnata de ĉiuj flankoj, por fine ricevi plenan fidon, certe estas studinda homo. Do mi rekomendas al la K-doj antaŭ ol mortbati lin, aŭskulti, kion li havas por diri. Liajn personajn ecojn verŝajne plej bone respegulas la nomo L’anti.

Multajn aliajn mi ŝatus desegni, sed se la artikolo fariĝas tro longa, mi timas, ke la redaktoro ĝin metos en korbon. Se maltrafaj estas miaj skizetoj, ne kulpigu pro tio aliun ol

Muri (102).

RAPORTO PRI LA 1-a SAT-KONFERENCO

(19. aŭgusto 1928 en Göteborg)

K-do E. Eriksson estis elektata kiel prezidanto kaj K-do M. Starr kiel sekretario. La sekr. raportis pri la organizado kaj celo de la konferenco. Simpatie respondis al invito: Internacia Transport-Fed., Brita Meblista Asocio, Brita Fed. de Konstrulab., Brita Konsilantaro por Neebligo de milito, Sendependa Lab. Partio, Brita Lab. Sindikataro (T. U. C.), Blankrusia Akademio de Sciencoj, K-do R. P. Mortišed, vic. sekr. de Irlanda Lab. Partio kaj Sindikataro. Fine aliĝis el Britio 3 organizoj, el Svedio 5 organizoj, el Germanio 1 organizo. Prezentiĝis memorandoj (dokumentaj raportoj) de Tutsveda Labor. Klerig-Asocio (A. B. F.) per parlamentano E. Eriksson kaj instruisto E. Jungen; de Brita Instruista Lab. Ligo per H. Stay; de Brita Laborista Vetur-Asocio; de Brita Nacia Konsil. de Lab. Kolegioj per M. Starr; de Asocio de Lab. Foto-Amatoroj per Vildebrand. Ĉar la Sveda Socialdem. Partio kaj la Sveda Kom. Junularo kaj la Okc. distrikto de la Kom. Partio partoprenas en la kulturlaboro de la Sveda Klerig-Asocio, iliaj reprezentantoj ne donis apartan memorandon. Pli ol 300 organizoj estis senpere invititaj. Artikoloj pri la Konferenco aperis en almenaŭ 60 ĵurnaloj per helpo de la Gazetservo.

Diskutado pri punktoj en tagordo sekvis kaj pri proponoj de K-doj Kolĉinski kaj Brooks. La Konferenco rekomendis, ke ĉiu K-do, kiun interesas la proponita de Brooks (8500, London) bicikla rondvojaĝo tra Britio, interrilatu kun li senpere. Fine la Konferenco aprobis jenan proponon: «Fininte la Konferencon Pliintensigo de Laborist-Kulturo, la delegitoj aprobas la taktikon en ĝi aplikitan kaj rekomendas, ke ĉe la IX-a SAT-Kongreso E. K. samtempe starigu Konferencon, kiu pritraktos 1. laborist-edukadon, 2. laborist-korespondadon, grupan kaj individuan. — Por tio E. K. komisiu kompetentan komitaton, kiu interrilatos kun aliaj internaciaj organizoj.» Aldoninda estas la konsilo, ke nek E. K. nek ia komitato povas starigi tian Konferencon sen la senlaca persona helpo de ĉiu SAT-ano ĉe lia propra organizo.

(488)

[REKLAMO p.7] Leterkovertojn viajn kaj poŝtkartojn por via korespondado mendu ĉiam nur ĉe la Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (Germ.). — Ĝi liveras al vi belajn kovertojn (blanka, senligna papero) kun bonefika verda surpreso propaganda por 2 mk. g. po cento, samspecajn poŝtkartojn (tutflanke surskribeblaj) por 1.10 mk. g. po cento.

INTER NI

— Ĉu do ne ĝojigas vin la fakto, ke en Göteborg regis perfekta unuecfronta spirito? . . .

— . . . . . .

— Nu, kio do? Ĉu vi ŝanĝis vian opinion pri tiu demando? Tre mirigas min via malaprobema mieno . . .

— Ni parolu serioze kaj uzu ĝuste la signifon de la vortoj. Antaŭ pli ol du jaroj¹ mi diris, responde al K-do Zilberfarb, ke la esprimo «unueca fronto» estas malkorekta, kiam oni ĝin rilatigas al nia SAT-movado. La vortoj havas ne nur etimologian, sed ankaŭ historian signifon. Ni ekzamenu la historian kaj nune politikan signifon de la moto: unueca fronto.

Antaŭmilite ekzistis nur unu Internacio: la II-a. Post la milito stariĝis la III-a. La fondintoj de ĉi tiu lasta opiniis, ke ĝi arigos ĉiujn klasbatalemajn proletojn. Tiel ne okazis. Ambaŭ organizoj daŭras ekzisti unu apud la alia. Evidentiĝis, ke tia divido de la laborista movado malfortigas la batalkapablon de la Proletaro. Tial komunistaj gvidantoj parolis pri unueca fronto. Kaj tio signifas, ke en kelkaj okazoj konkurencaj organizoj, konservante sian memstarecon, povas interkonsenti por batali kontraŭ la kapitalistaro. Sed aŭdiĝis voĉoj por klarigi, ke la agitvorto unueca fronto estas nur rimedo, taktiko por okazigi konfuzon kaj disiĝon en la socialistaj vicoj. Kaj jen kion ni vidis? Ĉe sia II-a kongreso 1925 en Marsej (france: Marseille) kaj denove en Bruselo nunjare la reprezentantoj de la II-a Internacio deklaris, ke la anoj de la socialistaj partioj, kiuj respondos favore al la invitoj de la komunistoj por starigo de unueca fronto, estos eksigataj . . .

Ne temas ĉi tie diskuti ĉu tiu decido estas aŭ ne trafa, ĝusta, laŭcela. Mi konstatas nur fakton kaj akcentas, ke paroli pri unueca fronto en SAT estas nur enkonduki — eble senkonscie — disigajn ĝermojn en nia unueca movado.

Se senpripensemaj kapoj sukcesus disigi nian movadon per starigo de konkurenca organizo; se tiel ili malfortigus la agadkapablon de la laborista esperanta movado, tiam oni povus ĝuste rilatigi la esprimon unueca fronto al SAT. Se nia Asocio farus interkonsenton kun UEA por difinita agado, ekzemple, por batali kontraŭ la faŝistoj de la mondlingva movado, ĝustus en tia okazo ankaŭ la esprimo unueca fronto . . .

Dume decas paroli nur pri unueco de ĉiuj tendencoj en sama organizo. Paroli pri unueca fronto en SAT estas ne nur danĝera afero, sed ankaŭ simpla misuzo de vortoj . . .

Stokolm, 28. 8. 28. E. L.

¹ Komparu en n-oj 94/96 de «S-ulo».

— pàgina 8 —

410 — SENNACIULO

DISKUTEJO

Pri komplemento al Jarlibro 1929

Trastudinte nian Jarlibron, mi ĉiam denove miregis pri la grandega laboro, kiun ĝi kaŭzis al siaj verkintoj kaj kompilintoj. Kvankam tiuj K-doj certe ne laboris pro dank- aŭ gloravido, ili ja meritas la dankon de ĉiuj SAT-anoj pro la bonfaro al ni ĉiuj.

En la Jarlibro la membroj estas instigataj sugesti eventualajn menciindaĵojn por la Jarlibro 1929. Tion mi volas fari. Ĉapitro 3 de la artikolo «Praktikaj kulturtaskoj de SAT» (pĝ. 35 Jarl.) temas pri la skribo. Ĉion tie diritan mi substrekas. Sed rekomendinde ŝajnas al mi, kompletigi tiun ĉapitron per modele skribita alfabeto, kiu servu por nia korespondado. Fakte regas nun granda varieco en la skribmaniero. Tre ofte oni nur kun peno povas deĉifri iun letertekston, pro malmodele skribitaj literoj. Kulpas pri tio la diverslanda skribmaniero. Kiam ni posedos oficiale rekomenditan alfabeton kun same facile skribeblaj kiel legeblaj literoj, tiam verŝajne baldaŭ reduktiĝos je minimumo la ĝisnunaj malfaciloj. Tiel ni kreos ankaŭ rilate al la skribo unuecon. La Zamenhofa Fundamento¹ jam entenas tian alfabeton. Verŝajne ne ĉiu K-do posedas tiun libreton. Krome kelkaj literoj en ĝi ne ŝajnas al mi rekomendinde skribitaj. Fakuloj el niaj vicoj, transsendu tial al E. K. tian taŭgan alfabeton sufiĉe ĝustatempe, por ke ĝi povu aperi en la venonta Jarlibro!

SAT-ano 135.

Pri geknaba kolonio

K-do E. Lanti opinias (enkonduko al la Jarlibro 1928), ke «nun ekzistas neniu perspektivo pri starigo de libertempa kolonio por geknaboj». Mi opinias male. Tiun kolonion povus starigi relative sufiĉe facile iu el lokaj sovetiaj IRH (MOPR)-unuoj [?], kiuj tre interesiĝas pri la internacia edukado. Neniu kontraŭdiros, ke la oficiala lingvo en la kolonio konsistigata el geknaboj de diversaj landoj estu esperanto. Mi ankoraŭ ne priparolis oficiale kun Leningrada IRH. Mi faros ĝin (aŭ aliaj K-doj) post la apero de tiu ĉi propono en «S-ulo».

J. Brukson (SAT-ano 1896).

Red. noto. — K-do Brukson elpensas tro simplan solvon de la problemo. Sed eĉ, se li aŭ aliaj K-doj sukcesus ĉe IRH, la afero ne estus kontentige solvita por ni. Sub la aludita SAT-kolonio ni komprenas libertempejon por SAT-anidoj, fondotan k sub la plena direktado de nia organizo, sed ne dependan nek morale nek materie de iu ajn alia organizo, malgraŭ ebla bonvolemo. Tio ne signifas kompreneble, ke ni ne povus akcepti la konsilojn k utiligi la spertojn de aliaj organizoj, kiuj prizorgas libertempajn koloniojn por infanoj.

Korekto. Preseraro en n-o 204, pĝ. 388, 2-a kol., linio 33 de supre: Legu koaliciligiĝis.

Malpermeso de «Sennaciulo» en Aŭstralio?

K-do el Aŭstralio (kie ni havas 2 abonantojn) sciigas nin, ke li ricevis informon de K-do el Sidni (Sydney), laŭ kiu «S-ulo» nun estas malpermesita de la cenzuro, kies ĉefo estas Mr. Bruce, konservativa ministro de la Federala Registaro. Oficiala tiurilata sciigo mankas al ni, k restas atendi laŭ la sekvoj, ĉu tiu informo konfirmiĝos.

¹ Ankaŭ «Petro». — Red.

MEMORNOTO

Priesperantajn artik. enhavis: Daily Herald, London, 24. 8., Der Deutsche Eisenb., Berlin, 19. 8., 26. 8., Mezgerm. Ruĝa Renkontiĝo (speciala bulteno), Leipzig, 18./19. 8., Leterportisto, Moskvo, aŭg.

Peresper. leterojn presis: Sächs. Arb.-Ztg., Leipzig, 23. 8.

Pri SAT k SAT-kongreso enpresis: Sächs. Arb.-Ztg., Leipzig, 17. 8., 22. 8., Pskovskij Nabat, Pskov, 28. 7., Signalen, Stokholmo, 23. 8., The Railway Service Journal, London, aŭg., Proleta Interligilo, Moskvo, julio, Social-Demokraten, Stokh., 27. 8. (intervjuo kun Lanti), Göteborgs Posten, 14. 8. (ekspoz.), 15. 8. (kun bildoj).

NIA POŜTO

  1. — Ricevis viajn leterojn. Mi atendas la revenon de K-do Lanti, antaŭ ol decidi ion pri la afero.

Ludinka rondeto. — Via saluto alvenis tro malfrue, por aperigi en «S-ulo».

  1. — Unu artik. via en tiu ĉi n-o; la duan ni uzos en okazo de bezono.

N. B.

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA LERNANTO»

[REKLAMO p.8] KORESPONDVESPERO okazos en oktobro. Sendu L, PI. Ni volas pligrandigi nian ekspozicion. Ĉiu ricevos respondon. La sendinto de la plej bela PI ricevos gvidlibron tra nia sindikatejo kun tradukitaj bildtekstoj. — Behrmann, Hamburg 22, Berthastr. 6, III.

[REKLAMO p.8] Sportuloj kaj naturamikoj! Kiu deziras partopreni en bicikla ĉirkaŭmondveturo? K-do scipovanta kanti k. ludi per ia muzikilo, aŭ pentramatoro preferata. Detalojn demandu: B. Traub, Panevezys, Marijos g. 15, (Litovio).

[REKLAMO p.8] ★ Laborista Junularo, Atentu! ★ Kolektivo de junkomunistoj ĉe Voroneĵa maŝinkonstrua fabriko je nomo de Lenin, volas konstante k serioze koresp. kun ĉiulanda laborist-junularo pri div. temoj k demandoj el la vivo k moraro. Ni celas interŝanĝon per ilustr. ĵurnaloj, per malgrandaj porgazetaj skizoj ktp. La resp. estas garantiata de SAT-ano 11932. Adr.: K-do J. Dorofeev, 11 maja, 1 D, Voronej, USSR, dla jaĉejki VLKSM.

[REKLAMO p.8] Fervojistoj! Tutfervoja profunuiĝa kongreso de Samara-Zlatousta fervojo, okazinta 25.—30. VII. 28, rezoluciis disvastigi esperanton tra tuta periferio de l’ fervojo per esperanta oficejo ĉe la fervoja profunuiĝa komitato, kiu jam estas organizita. Siaflanke la oficejo povos tion plenumi nur kondiĉe de via helpo! Abunde sendu priskribojn de diversfaka laboro, stato kaj vivo de vialanda fervojistaro, pri tekniko ktp. Viajn leterojn per niaj murgazetoj kaj lokaj profunuiĝoj ni disvastigos tra la fervojo (pli ol 2100 kilometrojn etendita). Tiamaniere fortikiĝu internacia proleta solidareco k lingvo de tutmonda Proletaro — esperanto. Ĉion adresu: al K-do Jefremov, USSR, Samara, strato de Leo Tolstoj, 102, kv. 2. Komisiite B. Jeleznjakov (5583).

[REKLAMO p.8] Esperanto parolata! ★ Esperanto parolata! ESPERANTISTOJ venantaj al Stockholm (Svedio) nepre vizitu la kafejon «Esperanto Konditoriet» Gamla Brogatan, 32

Rilatas anoncon en n-o 202/203: «Petego al Gek-doj». La nomo de la serĉato estas «Vladimir Lilek» (kaj ne Zilek, kiel ni erare enpresis); same la nomo de la patro: «Lilek» (anst. Zilek). Kiuj rilatis al la anonco, bonvolu noti la ĝustan nomon.

[REKLAMO p.8] KIU DEZIRAS INTERESAN KORESPONDADON? Por disvastigi esperanton meze de niaj partiaj kaj profunuiĝaj rondoj ni entreprenas seriozan daŭran korespondadon por jenaj niaj rondetoj (neesperantistaj) — studantaj: 1. leninismon, 2. historian materialismon, 3. ekonomion, 4. kooperativan movadon, 5. profunuiĝan movadon. Por 6. Unueca partia lernejo — kun 7. sendiuloj — konformaj ekstersovetiaj laboristaj rondetoj, organizoj ktp., ankaŭ kun apartaj laboristoj. — La rondetoj ĝoje konsentis al la propono, ili estos pridiskutantaj kaj respondantaj viajn leterojn kolektive. — Skribu multnombre al peranto: K-do Jefremov, USSR, Samara, strato de Leo Tolstoj, 102, kv. 2.

[REKLAMO p.8] Por sin perfektigi en scio de esperanto, jenaj du K-dinoj dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Petrova Lena (lernantino de muzikteknikumo, 20 j.) — Samara, Kooperativnaja 171, kv. 1. Lavruhina Klaŝa (lernantino, 19 j.) — Samara, Jelabovskaja, 10.

[REKLAMO p.8] Atentu Gek-doj en la tuta mondo! Helpu al ni okazigi esp. ekspozicion en malfacile prilaborebla regiono per alsendo de materialo. Ĉio, kio temas pri esp-o, estas bonvenonta. Vidaĵon de Breslau kiel rekompencon sendas Hans Heretsch, Breslau VI, Alsenstr. 57, IV.

[REKLAMO p.8] ATENTU! Ĉiutaga laborista gazeto malfermas esp. korespondadan servon. Skribu pri lab. kaj socia vivo. Aparte estas petataj lab. korespondantoj de ĉl. gazetoj. Adr.: Kerĉ, Redakcio «Krasnaja Kerĉ» (USSR).

ENHAVO:

paĝo
Eklezio kaj Militarismo 403—04
Hodiaŭ en Bulgario 404
La terura situacio de la laborista klaso en Polio 405
El Usono 405
El Alĝerio 405—06
Havenlaboristastriko en Finnlando 406
Nia ligilo 406
Tago el mia vivo 406
El la historio de l’ Socialismo 407
Zamenhofaj vortoj 407
Respondo al de Man 407—08
Interrompo en la pens-mekanismo 408
Karbminista vivo en Sovetio 408
Tra Esperantio 409—10
Anoncoj 410

Preselo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

← Tram anterior · Tram següent →

Llegir en: