Sennaciulo, n-roj 164-185 (novembro 1927 – aprilo 1928)

La numeroj 164 ĝis 185 de Sennaciulo, la gazeto de SAT, plene transskribitaj (22 numeroj). Kio estas la gazeto, de kie venas la teksto kaj kiel ĝi estas farita: en la paĝo de la kolekto.

Aŭtomata, neoficiala transskribo: por citi ion, komparu kun la skanaĵo de ĉiu numero. Se iu rajtohavanto deziras, ke ni forigu ĝin, diru tion al ni kaj ni forigos ĝin.

← Antaŭa parto · Sekva parto →

N-ro 164, 24-a de novembro 1927

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

4-a Jaro. N-o 164 — APERAS SEMAJNE — 24. Novembro 1927

[BILDO p.1 | 43,3,56,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T., la emblemo de la asocio, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

Alia Sacco, alia Vanzetti

Ne nur en Usono, povos okazi tia afero, kia estis tiu de Sacco kaj Vanzetti. Flanken de tiu “demokrata” lando, povas sin meti la egale “demokrata” Germanio, kie okazis kaj ankoraŭ okazas afero mirige simila al tiu pri kiu la tutmonda Proletaro sin okupis ĉi-jare. En Germanio nur mankis ĝis nun ĝuste tutmonda protesto kaj tiu manko devas nepre malaperi.

Dum la mortigintoj de Libkneĥt kaj Roza Luksemburg, de Kurt Eisner, de multaj aliaj malpli famaj revoluciuloj, ne nur estas liberaj, sed oficiale subtenataj . . . Max Hoelz, germana laboristo ne 30-jara, kuŝas en malliberejo, kvankam estas pruvite, same kiel en la afero de Sako kaj Vanzeti, ke li estas tute senkulpa pri la krimo, t. e. la mortigo al iu riĉa bienulo, pro kio oni enkarcerigis lin antaŭ sep jaroj.

Antaŭ unu jaro, la vera mortiginto, Erich Friehe (Eriko Frije), sin liveris kiel la kulpulon; ankaŭ la ĉef-atestanto kontraŭ Hoelz reprenis sian falsan ateston. Spite tio, Max Hoelz restas ĉiam en karcero.

Kiel pri Sako kaj Vanzeti en Usono, tiel oni agis ĉi lastan tempon en Germanio pri Max Hoelz. Komitato stariĝis por trakti lian aferon; la germana “Ligo pri homaj rajtoj” ankaŭ atentis ĝin; la “Ruĝa Helpo” finsukcesis elmontri al la publiko, ne nur la senkulpecon de la akuzito, sed ankaŭ lian heroan vivon kaj organiz-genion, spertitan en la revolucio de 1921, kiam li estris la liveradon de nutraĵo al personoj, kiuj aliel estus malsategiĝintaj.

Famuloj diversspecaj, verkistoj, ĵurnalistoj, profesoroj, pacifistoj, sciencistoj (i. a. du el niaj estintaj honorprezidantoj, Toller kaj Einstein) laŭtigis siajn voĉojn por justeco. La lertega ĵurnalisto E. E. Kisch (“la fluganta raportisto”) opiniis, ke Max Hoelz indis priverkon kaj eldonis libron, kiu bone el-

[BILDO p.1 | 37,44,62,70] Portreta foto de Max Hoelz: juna viro kun densa malhela hararo kaj lipharoj, en uniforma jako kun stara kolumo. Subskribo: Max Hoelz

montras la simplan fortecon, la ĉiutagan kuraĝon kaj la eblecon klarigi pri proleta situacio kaj programo de tiu juna laboristo.

Oni antaŭmetis la nomon de Max Hoelz ankaŭ rilate la amnestion, okaze de l’ 80-a naskiĝreventago de Hindenburg. Tamen, senutile! La ministro de la “justeco”, Hergt, konsilis al Hindenburg tion rifuzi.

Max Hoelz restas ĉiam en karcero.

Max Hoelz ricevis sian revolucieman edukon de la granda eŭropa milito, al kiu li propravole iris, lasante siajn gepatrojn (ili estis katolikaj) kaj multnombrajn familianojn, kaj sian terkulturan vivmanieron. Reveninte, li trovis grandan senreviĝon, vidante, ke triono el la loĝantaro de sia urbo senlaboriĝis. Estante ĉiam studema, li sin dediĉis serioze al la klasbatalo, kaj pro tio, same kiel en la okazo de Sako kaj Vanzeti, oni traktis lin kiel teroriston kaj krimulon, pro tio nur oni surde kaj blinde, obtuze kaj hipokrite rifuzas akcepti la ateston, kiu pruvas lian senkulpecon.

Max Hoelz velkas en karcero. La tutmonda Proletaro liberigu lin!

Kompiltradukis el diversaj fontoj E. K. L.

★

Por la 10-jara datreveno de “Oktobra Revolucio”

Militrememoroj de instrulaboristo

La unuan fojon, kiam mi aŭdis la vorton “soveto”, mi estis en tendarejo, tute proksime de la militfronto, en regiono de Soissons (Sŭason’). Estis en monato junio — se mia memoro fidelas — de la jaro 1917. Ni ĵus revenis el la regiono “Vojo de Sinjorinoj”, kie 30 000 soldatoj estis mortigitaj en iu ĝeneralatako, ordonita de ĉefministro Painlevé (Penlve’), fame konata pacifisto, por savi la falantan famon de ĉefgeneralo Nivelle (Nivel’). 30 000 proletoj buĉitaj, samnombre, kiel post Pariza Komunumo (1871)!

En daŭro de unu semajno, la vorto “soveto” magie disvastiĝis en nia tendaro. Kredeble, forpermesintoj el nia regimento alportis novaĵojn el la postfronto pri la unua rusa revolucio kaj ĝin disfamigis malgraŭ la mensogoj de la figazetaro.

Estis arda ŝtorma atmosfero. Ni estis izolitaj meze de maldensa arbaro kaj

— paĝo 2 —

58 — SENNACIULO

kolonela ordono estis, ke neniu soldato forpermesu kaj eliru el la tendarejo. Kaj sub tendoj diskutadis la soldatoj dum purigado de fuziloj (pafiloj) aŭ kudrado de butonoj pri la nova esperiga situacio, naskita de rusa revolucio, eble mallongigonta la abomenan mondbuĉadon. Iu klarigis, ke en Rusio nun estas komitatoj el laboristoj kaj kamparanoj, rapidege likvidantaj la carisman reĝimon, kaj aŭdante pri “sovetoj” alia K-do el mia tendo, fabriklaboristo el ferfandejoj de Orienta Francio, kutime silentema, subite leviĝis febra: “La suferadon mi ne plu povas elteni, li koleris. Mi ja havas infanon. La pacon mi deziregas. Ĉu vi ne ĝin ankaŭ deziregas? Ni formu nian soveton . . .”

Oni longe diskutadis sub la tendo. Estis tie la laboristoj de l’ fabriko kaj de l’ kampo, unuigitaj en sama hunda vivo. Oni kolere vortumis kiel ofte, pri la burĝidoj kaj elturniĝintoj, kiuj trovis agrablan postenon en iu garnizono for de kugloj, diboĉis kaj patriotaĉis por daŭrigo de la milito “ĝis finvenko”. Tiun vesperon, en apuda roto najbaranta niajn tendojn, iu soldato vundis sin ĉe piedo — kvazaŭ senintence kaj pro ŝajna malzorgemo: kuglo estis restinta en sia pafilo. Hospitalon. Kia feliĉulo! . . .

La postan tagon, mi apartiĝis en silentejo de l’ arbaro por skribi sur herbo leteron. Malproksime mi certe aŭdis la pafojn de la dikaj kanonoj de 120 kaj 155 milimetroj, sed pro kutimiĝo senatentis. Sed iom post iom, ŝajnis al mi, kvazaŭ la militfronta linio alilokiĝas kaj eĉ proksimiĝas, kaj jen mi aŭdas funkciantajn mitralilojn, senordajn fuzilpafojn kaj ankoraŭ malproksiman tumulton de antaŭeniĝanta popolamaso. Kaj jen “Internacio” subite heliĝas el la konfuza bruego. Ribelo!

Vesperiĝis: mi reiris la tendon. Ĉiu silentis, mense okupata. Kun K-do, ankaŭ instruisto kaj avangarda, mi diskutis iom mallaŭte; konfidence kaj reciproke ni esprimis niajn strangajn impresojn. Poste, kiel kutime, ni parte senvestiĝis malgraŭ la ordono, sed nur dormetis. Meze de la nokto, subite, pafoj (certe aersupren) aŭdiĝas tute proksime kaj homa ondo invadas la tendojn: “Venu kun ni Parizon. Ni formu la sovetojn. For la militon! . . .” En nokta mallumo, ili malfermis la tendojn, preskaŭ forportante ilin. Jes, malamikoj ne estis ĉe batallinio, ili estis en Parizo mem.

Ni stariĝis, penis retrovi la vestojn kaj tornistron . . . sed jam la revolucia ondo estis for, kredeble al alia regimento por agiti. La tutan nokton, de tendoj al tendoj daŭris viglaj paroladoj kaj ribelkrioj. Certe tremtremis la regimenta oficiraro en la komfortaj dormo-ĉambroj de l’ apuda kastelo. Amiko kaj mi atenteme staris la tutan nokton kun dudeko da K-doj. Ni decidis atendi ĝis tagiĝo, sed vane provis rilati kun la ribelintoj. En nokto gvidantojn neniu trovis, ankaŭ ne forkurintojn. Nia roto estis penetrita de nur malforta alo (flanko) de la ribelondo. Pli proksima tuta bataliono de nia regimento forkuris, aliĝante la ribelon. Sed, en mateno ili jam revenis, klarigante, ke montriĝis neebla atingi Parizon kaj ke jam haltis parto da ribelantaro.

Du monatojn poste ni eksciis, ke grava ribelo estis okazinta, trafinta ĉirkaŭe 12 regimentojn. Kelkaj rotoj ne volis cedi kaj restis 40 tagojn en vilaĝo, sieĝitaj, sen poŝtaĵoj, sen tabako, sen manĝaĵoj el ekstere. Ili fine cedis kaj la ribelintajn soldatojn oni disigis, kaj dissendis al plej diversaj regimentoj.

Iun tagon, la generalo informis, ke li revizios la tutan brigadon. De sur sia ĉevalo, li kolere aludis pri la ribelo kaj sciigis, ke tri soldatoj de nia regimento ĵus estis pafekzekutitaj post militjuĝo pro “perfido al patrolando” — “Avo de l’ unu — li tondris — estis mortigita de Prusoj dum milito de 1870! Ĉiuj tri esprimis bedaŭron kaj petis pardonon! Sed militistara disciplino malkonas pardonon! . . .” Poste li malsupreniĝis de sia ĉevalo, kroĉis kelkajn ordenojn, kisante la “bravulojn” — kaj resurĉevaliĝinte, li ridante deklaris al la soldataro: “Estu ĝojaj! Pensu pri nenio; soldatoj ne estas forgesataj. Ĉiu el vi ricevos plian litron da vino. Sed vi ne stulte ebriiĝu. Glutu bone, kiel decas, kaj ne imitu la sentaŭgulojn, kiuj ne scias trinki . . .” Dirante tion, li imitis la korpogeston de vomanta ebriulo. Tiu buĉisto estis 75-jara.

Nur longan tempon poste, ni eksciis la veron pri la revolucio de Kerenski. Monatojn kaj monatojn ni atendis la okazigon de la socialista konferenco en Stokholmo, sopire kaj vane. Dume ekfurioziĝis Oktobra Revolucio, liberiganta orientan pecon de Eŭropo, ekdetruanta per fajro la miasmojn de Milito.

SAT-ano 518.

ROMAIN ROLLAND PRI SOVETIO

Invitite partopreni la deklaran jubileon de la OKTOBRA REVOLUCIO, R. R. respondis jene:

“Gefratoj el Sovetio,

“Mi dankas al vi pro via invito. Estus por mi granda ĝojo partopreni la festojn pri revolucio, kiu signas la komencon de nova epoko en la historio de l’ homaro. Mia malbona sano malebligas, ke mi faru longajn vojaĝojn dum ĉi tiu sezono. Almenaŭ sciu, ke pense mi ĉeestas inter vi! Kaj akceptu jenan mian saluton!

“Mi estis unu el la unuaj en Eŭropo, kiu aklamis la rusan Revolucion, ĉe la unuaj tagoj de ĝiaj malfacilegaj bataloj, kaj kiam la cetero el la mondo rifuzis ĝin oficiale akcepti. Fidele mi al ĝi gardis mian korligon, malgraŭ la profundaj pensaj malkonsentoj, kiujn ofte mi sincere eldiris, ĉu rilate ĝian intelektan doktrinon, ĉu rilate ĝian politikan agadon. Hodiaŭ pli ol iam, je la horo kiam ĉiuj imperialismoj, ĉiuj faŝismoj, ĉiuj malklerigismoj, helpataj, instigataj de la malnoblega, monavida demono, de la internacia negocistaĉaro, penegas senbridigi kontraŭ la Socialista Soveta Respubliko la gazetaron kaj la publikan opinion — jam ili sukcesis influi registarojn, kies malfortaj reprezentantoj estas nur ludiloj en la manoj de la monaj potencoj — en ĉi tiu horo de danĝero, mi volas rediri, je la nomo de miaj verkistaj kaj pensulaj amikoj el okcidento kaj je mia propra nomo, la publikan ateston de niaj fratsentoj.

“Malgraŭ niaj rasaj kaj mediaj malsimilecoj, ni estas kun vi. Per malsamaj vojoj ni iras al la sama celo. Kio ligas nin, tio ne estas politika aŭ socia doktrino. Estas io multe pli granda. Estas ia komuna Dio: La Laboro. Vi kaj ni estas ĝiaj filoj.

“Ni ĝin servas kaj adoras. Ĝi estas la sango de la tero. Ĝi estas la elspiro de niaj pulmoj. Ĝi estas la Spirito de la Vivo. Antaŭ ĝi, en ĝi, ĉiuj estas egaluloj kaj fratoj. Kaj estas pro tio, ke la Socialista Soveta Respubliko, la unua, starigis ĝian regnon sur la tero, ke mi krias: ‘Honoron al tiu Respubliko! Ĝi vivu eterne!’

“Fratoj, ni kunkantu, en ĉi tiuj tagoj, la Himnon al la Laboro, sola reĝo de l’ mondo. En ĝi kuniĝu la manoj kaj la cerboj — ĉiuj sanaj, fruktodonaj aktivecoj de la korpo kaj de la penso! Ni formu la harmonian abelujon de ĉiuj laboristoj! For el niaj vicoj la vespegoj! Kaj la Universala Respubliko el la homaj abeloj plenigu la ĉielon per la muziko de siaj flugiloj kaj la parfumo de sia ora mielo!

ROMAIN ROLLAND (Tradukita el la franca).

[REKLAMO p.2] Ĉu jam troviĝas en via esperanta libraro la unika verko, kiu ebligas komprenon de la homaj problemoj kaj historio, la unua proleta atlaso? Se ne, havigu al vi ĉi belan instruan verkon. MALGRANDA TERBIBLIO originale verkita en esperanto de Prof. D-ro FERD. SZERENYI. ENHAVO: 11 grandaj landkartoj kaj multaj skemoj kun klariga kunteksto sur bonega papero. Form.: 26×36 cm. Prezo: 1,80 g. m. Havebla ĉe la Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig-O-27 (Germanio)

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 59

TAGO EL MIA VIVO

Mia vivo jam de du jaroj estas proksimume jena: Mi leviĝas je la sesa horo kaj min pretigas, tiam skribas kelkan tradukaĵon el la “Fundamenta Krestomatio”, legas “S-ulon” ktp.

Je la sepa mi devas foriri al la laborejo, kiu estas elektrocentro de fervoja kompanio; en ĉi tiu kompanio la elektra servo estas dividita en fakoj kaj ĉi tiu, en kiu mi laboras estas fako de aŭtomataj semaforoj per kiuj maŝinistoj sin gvidas por kondukado de vagonaroj.

Do mi ekkomencas labori ĉiutage je la oka ĝis la dekdua; vintre mi tagmanĝas kaj ripozas de la dekdua ĝis la dektria, kaj de la dekdua ĝis la dekkvara somere. Post tiuj ĉi horoj mi daŭrigas laboron ĝis la deksepa aŭ dekoka.

Tial mi deĵoras ok horojn ĉiutage. La laboro, kiun mi faras konsistas en muntado de aer- subter-elektraj linioj kaj semaforoj kaj en la konservado de tiuj jam muntitaj.

[BILDO p.3 | 37,14,51,27] Portreta foto de juna viro en jako kun kravato: la aŭtoro, M. Balaguer.

La salajro ne estas alta nek tre malalta kaj oni estas pagata ĉiumonate. Plie kiam mi deĵoras dimanĉe, mi ricevas duoblan salajron. Tio okazas dufoje ĉiumonate.

Mi estas dudektrijara, ne havas gepatrojn nek gefratojn. Mi loĝas jam de longe kun geedzoj, fratino de la edzino kaj infanino; tiuj virinoj prizorgas mian vestaĵon. Mi min nutras ĉiam en gastejo.

M. Balaguer (8358), Barcelona.

EĤOJ EL LONDONO

Infanoj de la karbministaro brita malsatas kiel kutime. Pligrandiĝas la elspezoj por militŝipoj, gasveneno, aeroplanoj kaj aliaj mortigiloj. Sed nek tiuj ĉi nek la domaĉoj ktp. okazigas la nunan furiozan diskuton inter la episkopoj kaj la kristanoj. Unu episkopo publike predikis aprobe pri la evoluo de la homo el la aliaj bestoj kaj ankaŭ rifuzis kredi, ke la vino kaj pano en la Eŭkaristio fakte fariĝas la sango kaj karno de Jesuo Kristo. Pro tio en la 20-a jarcento la inko fluas de ĵurnalistaj plumoj; pleniĝas la ĵurnaloj; skuiĝas la longaj barboj.

* * *

Ĉe novembro la 11-an okazis “Solena Tago de Rememoro”. Parade la reĝo kaj la ĉefministroj publike funebras. Ekspluatiĝas la afero en prediko por patriotismo. La blindaj laboristoj memoras, sed ne komprenas la kaŭzon de milito. Pligrandiĝas samtempe la elspezo armila en preparo por nova katastrofo!

* * *

En la ĵus okazintaj distriktaj elektoj la Labora Partio akiris 128 venkojn. Jam timigite S-ro Baldwin decidis doni la voĉdonrajton al la virinoj, kiuj atingis la 21-an jaron. Li esperas profiti el tiu donaco al la nepolitike edukita virino kaj per sukceso en la venonta ĝenerala parlamenta baloto plifortigi la Duan Ĉambron (Domo de Nobeloj), kiu penos rabi de la Laboristaro la espereblan venkon politikan. Sed eble la virino 21-jara memoras, ke tiu sama politikestro nun proponas malaltigi la subvencion al senlabora 18-jara fraŭlino de 16 ŝ. ĝis 8 ŝ. kaj tiel devigis ŝin vendi sian korpon surstrate, se ŝi ne havas alian enspezrimedon.

488.

EL PORTUGALIO

La ekonomia situacio. La ekonomia krizo en Portugalio iĝas ĉiam pli akra. La plikostiĝo de la vivbezonaĵoj iĝas pli kaj pli nesuferebla kaj la senlaboreco pli kaj pli ampleksiĝas. La salajroj estas tute ne sufiĉaj. Grandnombre laboristoj elmigras, ĉefe al Brazilio, kie ofte atendas ilin ankoraŭ pli granda mizero.

La militista registaro provis havigi al si eksterlandan prunton por kontraŭi la krizon, sed la kontraŭpropagando de l’ elmigrintaj respublikaj politikuloj sukcesis ĝis nun malsukcesigi la entreprenon. Ŝajnas, ke nur Hispanio estis preta prunti monon, sed sub tiaj humiligaj kondiĉoj por la “honoro de la lando”, ke la diktatoroj ne kuraĝis akcepti ĝin. Plialtigo de l’ impostoj kaj limdepagoj estas intencata, tamen la industriuloj kaj import-firmoj deklaris ĉi plialtigon ne tolerebla, sed male postulis necesan financan helpon.

Atako kontraŭ la okhora labortago. — Sub la preteksto de ŝparemo, la registaro decidis ne plu pagi la horojn de l’ ŝtataj kaj privataj oficistoj. Tio estas ignoro de l’ okhora labortago kaj despli hontinda, ĉar la portugalia registaro estas reprezentata ĉe l’ Internacia Laboroficejo en Ĝenevo kaj aprobis la “Washington-an Interkonsenton” pri la labortempo. Ĝi tie estas trafa pruvo, ke la registaroj havas nenian intereson pri la realigo de l’ okhora labortago kaj, ke la laboristoj ne rajtas fidi al la aprobo de l’ Washingtona Interkonsento. La ŝtatajn laboristojn la registaro ĝis nun ne minacis per ĉi aranĝo, ĉar ĝi timas grandegajn protestojn.

La politika situacio. — La politiko de l’ respubliko travivis en lasta tempo kelkajn ŝanĝojn. En ĉefartikolo de l’ subtenata de la registaro gazeto “Imparcial”, la respublikaj politikuloj, kiuj parte troviĝas en Francio, estis akuzataj pri konspiro kontraŭ la diktatoreco kaj pri preparo de revolucio en Portugalio. Pro tio la enlandaj respublikanoj estis arestataj kaj parte enkarcerigataj ĉar ili rifuzis subskribi deklaron pri deteno de pluaj konspiroj. Kiam pli poste la registaro retenis la subvencion por la “Imparcial” kaj la redaktoro turnis sin en necenzurita artikolo kontraŭ la registaro, li mem estis arestata!

La timo pro revolucio dume instigis la registaron fari ŝanĝon en la ministraro. Militministro Passos e Sousa fariĝis vicprezidanto de l’ registaro kaj ĉefministro, dum generalo Carmona nur estas ŝtatestro. Passos e Sousa reprezentas en la registaro la moderan flankon de l’ respublika frakcio kaj opozas kontraŭ la financministro, generalo Sinol. La elekton de Passos e Sousa oni juĝas provizora eksigo de l’ monarkia danĝero; tamen la Proletaro per tio tute ne estas subpremata pli malmulte.

Al la monarkistoj ĉi ŝanĝo de l’ ministraro ne plaĉis kaj ili faris al generalo Carmona revolver-atencon, kiu tamen malsukcesis. La atencintoj estis kaptataj kaj atendas en la malliberejo sian kondamnon.

Estis la militministro Passos e Sousa, kiu starigis specialan ŝtatoficon kontraŭ la III-a Internacio. Per ĉi ofico nia ĵurnalo “A Batalha” estis subpremata kaj multaj el niaj K-doj estis kondamnataj al enkarcerigo.

Klasjusteco. — Antaŭ mallonga tempo staris la laboristoj, kiuj estis partoprenintaj la revoluciajn ribelojn de februaro, antaŭ la militistaj tribunaloj. Ĉar nur relative malgrandaj punoj estis aljuĝataj, oni rajtas konkludi, ke la registaro juĝas sin ne tro forta; aliel ĝi ja agus pli severe.

Senindulge la registaro pritraktis nian K-don José Agostinho las Noves. Pro pretekstaj revoluciaj intrigoj, li estis ĵetata de la militista tribunalo de Leiria en karceraĉon sen fenestro nek lumo. Vizitantojn li ne rajtas akcepti.

La laborista movado. — Ĉiuj ĉi cirkonstancoj reagas sur la Laboristaron tiel, ke nuntempe iu senmoveco regas en la revolucia laborist-movado. Tamen la CGT., spite la registara malpermeso, daŭrigas la interrilatojn kun ĉiuj lokaj sindikatoj kaj instigas la organizojn daŭrigi siajn laborojn.

Laŭ la Esp. Informservo de A. I. T.

“La homoj faras sian propran historion, sed ili ĝin faras ne arbitre, — ili estas devigataj agadi ne en la cirkonstancoj, de ili mem elektitaj, sed en tiuj, de ilia plaĉo sendependaj, ilin senpere ĉirkaŭantaj kaj herede ricevitaj.” (Marks)

— paĝo 4 —

60 — SENNACIULO

MIA BUĜETO

Ĉi tiu temo plej intime tuŝas la ekzistadon de laborista familio. Ĉar la distribuo de l’ enspezoj, la prizorgo de l’ bezonoj por la familio, ŝarĝas la laborist-edzinojn, kiuj devas per ĉiuj artifikoj subteni la familian ekzistadon, esti neerarema, sagaca kalkulmaŝino, atente taksadi la elspezon de ĉiu monero. Miaopinie ĉi artikoloj precipe rilatas al la SAT-aninoj kaj SAT-an-edzinoj. Dume en la artikolserio “Tago el mia vivo” la laborgajnantaj Gek-doj rakontis al ni laŭ kiaj kondiĉoj kaj ekspluatiĝo povas persalajri sumaĉojn, ni virinoj, laboristedzinoj rakontu, kiel el tiu mizera salajro, gajnata de niaj edzoj, ni povas prizorgi la familion. Ĉi tiuj artikoletoj evidentigu, kiel premas niajn animojn, kiel muelas niajn fortojn la problemoj, kiujn al ni trudas la malhumana, mizeriga kapitalista sociordo.

Estus interese scii, ĉu mem la edzino ankaŭ devas persalajri, ekster la familia prizorgado, kaj pro tio esti duoble ŝarĝata? Kaj kiel mastrumas edzino de senlaborulo?

Tial mia alvoko atingu niajn K-dinojn, laboristedzinojn, SAT-aninojn, aŭ SAT-an-edzinojn, eĉ tiujn ankaŭ, kiuj ne jam konas bone esperanton. La K-doj helpu al siaj edzinoj nesciantaj la lingvon, tradukante iliajn artikolojn.

Jen mi prezentas, kiel mi povas prizorgi la bezonon de nia malgranda familio. Mi ne intencas doni ĝis dekono da kopeko precizan statistikon pri la en- kaj elspezoj, mi nur volas konigi, kian vivnivelon ni havas rilate nutradon, vestadon, distradon, kulturbezonojn ktp. Ĉar mia edzo havas monatan salajron, kiu ĝenerale ne tro ŝanĝiĝas, mi havas preskaŭ la samajn en- kaj elspezojn ĉiumonate, kiuj nur 2—3 rublojn varias.

Nia familio konsistas el 2 personoj. Mi kaj la edzo. Ni estas ankoraŭ junaj, bonhumoraj kaj diligentaj. Kiel bonkvalifikita seruristo mia edzo gajnas per 8 hora labortago 110 rublojn monate. Krom lia salajro ni havas nenian enspezon kaj ĝin mi jene dividas:

rubl.
partiaj, sindikataj, asociaj kotizoj 5,50
ŝtata imposto 1,04
loĝejo 2,55
vaporhejtado (de X-a—IV-a monatoj 1,15
elektra lumo 1,50
ligno kaj torfo 6,—
gazetoj 2,20
poŝtelspezoj 1,60
purigistino 4,—
30 litroj da lakto 9,—
120 ovoj 6,—
12 kg. da viando 9,60
3 kg. da grasaĵo (butera) 6,30
8 kg. da faruno 2,16
25 kg. da legomoj (diversaj) 5,—
11 kg. da pano 2,40
3 kg. da sukero 2,—
kafo, teo, fruktoj, ktp. 12.—
ŝparitaj por vestaĵoj, libroj, vojaĝoj, distriĝo kaj rezervo 30,—
110,—

La diverseco aŭ kvanto de la nutraĵoj varias laŭ sezono, sed por la mastrumado mi ne rajtas pli ol 80.— r. elspezi. Se vi komparos ĉi ciferojn kun la vivnivelo de via familio, vi povas bone konkludi, kiomgrade sufiĉas aŭ malsufiĉas niaj vivrimedoj rilate al la viaj. Krome estas konstatebla, ke ni relative vivas sufiĉe bone, kion ni povas danki unue, al tiu fakto, ke kompare la enspezon nia familio estas malgranda, due, ĉar malgraŭ tiu favora situacio tamen ni vivas racie kaj ni elspezas monon nek por alkoholaĵo, nek por tabako aŭ por ia sencela, malbezona luksaĵo.

V. M. (1311).

★

EL AŬSTRIO

La eksiĝoj el la eklezio

Depost kiam la policistaro Viena mortigis kaj vundis multajn gelaboristojn kaj la ministro Seipel elparolis sian dankon al la murdistoj, ne havante kompaton por la viktimoj, multaj gelaboristoj eksiĝis el la eklezio de Seipel. Kredemaj kristanoj diris: “Oni ne povas esti en eklezio, en kiu Seipel estas prelato.” Post la pafado de Schöber, la pastroj kredis, ke tiu ĉi movado ne daŭros longe. Sed male, la eksiĝoj daŭras.

Depost la 20-a ĝis 31-a de aŭgusto 1927, 2722 gelaboristoj anoncis sian eksiĝon. El ĉi tiuj 2722 personoj, aliĝis 27 al la antikva katolika eklezio kaj 28 al la evangelia. Depost la 6-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto, eliĝis el la katolika eklezio 9769 geviroj. De la 2-a de septembro ĝis la 30-a ree eksiĝis 1496 geviroj kun 227 infanoj en Vieno el la katolika eklezio.

En septembro de la pasinta jaro, eksiĝis en Vieno 1494 personoj kaj en la ĉi-jara septembro, 7199 sen la infanoj.

Depost la 15-a de julio ĝis la 30-a de septembro, 6431 geviroj Vienaj respondis la fiagadon de Seipel kaj Schöber dum la Viena ribelo per la eklezia eksiĝo — kaj la gepatroj forprenis centojn da infanoj el la influo de la Seipel-eklezio.

La disdono de ordenoj al la murdistoj flanke de la Aŭstria registaro ankoraŭ nutras ĉi-movadon, kaj la ateisma movado en Aŭstrio faras grandan agitadon por la eksiĝoj.

(INO.)

“… Kiam venas revolucio, la afero ne okazas tiel, kiel kun la morto de individuo, kiam ties kadavron oni elportas foren. Kiam pereas malnova socio, neeblas fermi en ĉerko kaj entombigi ĝian kadavron. Ĝi malkomponiĝas interne de nia medio, ĝi putras kaj infektas nin mem.” (Lenin.)

PRI RACIIGADO

(Fino)

III.

Sed paralele kun la kapitalismo kaj kiel ĝi, la laborista movado devas sin turni al la scienco. La principo de raciigo povas aplikiĝi tiel bone en la regiono de ĝiaj propraj institucioj, same kiel por kompletigi siajn sindikatajn metodojn de rajtopostulado kaj agado.

Jen kial en la entreprenoj, kie la aplikoj de la raciigo fariĝas per kreskigo de la individua produktokvanto, kiu finiĝas ĝenerale per trolaciĝo, ofte per senlaboreco, kaj en multaj okazoj per malaltigo de la salajroj, montriĝas nepre necese, modifi konsekvence niajn sindikatajn metodojn de rajtopostulado kaj agado.

Ĉie, kie la procedoj de laborenspezo, samkiel la ĝeneralaj kondiĉoj faritaj al la laboristo, estas fiksitaj per la novaj procedoj uzitaj por la produktado, la sindikataj metodoj de rajtopostulado kaj de agado devas adaptiĝi kaj retrovi la mastran kontraŭulon sur la nova plano, kie estas translokita la laborista batalo.

Nur tiam la sindikata rajtopostulado ne plu povas esprimiĝi sammaniere. Ĝi reaperas sub aliaj formoj, en la plendpostuloj celantaj la fiksigon de la tempo kaj kosto asignitaj por la laboro, kaj kiu devas garantii la minimuman salajron, limigante la rapidecon de la moviĝantaj stabloj, eĉ de la maŝinoj, samkiel en la kontrolado de la procedoj de kronometrado (tempomezurado) kaj de pruvado. Unuvorte, en la malpliigo de la fortodaŭro liverita de la laboristo, por tiamaniere kompensi la lacecon.

Tiujn rajtopostulojn, komence fiksitajn de la sindikatanoj en la kadro de la entrepreno kaj laŭ la apartaj kondiĉoj de tiu ĉi, la sindikato devas klopodi unuigi, kunordigi, en la lokan aŭ regionan kadron, kie etendiĝas ĝia aktiveco, postulante la unuformigon de la plej bonaj metodoj de organizado kaj de salajrado de la laboro, en ĉiuj entreprenoj farantaj samajn laborojn.

Sed por kontraŭbatali tiel la trouzojn ĉe la aplikado de tiuj novaj metodoj, la sindikato devas bone koni tiujn ĉi, alproprigi al si ilian praktikon kaj studi ilian teknikon, por kontraŭmeti al tiuj trouzoj seriozajn kaj realigeblajn rajtopostulojn.

La farado de kolektivaj laborkontraktoj, kiu trudiĝas kiel unua haltejo sur la vojo kondukanta al laborista kontrolo, kaj, sekve, al la demokratio en la fabriko, povas esti ricevita per la sindikata agado nur post la realigo de tiuj necesegaj kondiĉoj . . .

Tiun rezolucion alprenis la delegitoj de la Unuiĝo de meĥanikistoj el la Pariza regiono.

Elfrancigis I. H. K.

— paĝo 5 —

SENNACIULO 61

MINIATURBILDO EL HUNGARIO

La ĉi suba historieto okazis antaŭ nelonge en Budapeŝto. Ni estis triope, junuloj-esperantistoj. Ni staris ĉe la kruciĝo de du stratoj kaj iu K-do el ni ĝuste laŭtlegis la jus projektitan ekspozician peresperantan informilon. La afero okazis vespere ĉirkaŭ la duono de la 10-a h. Nia K-do apenaŭ povis legi kelkajn liniojn, kiam subite ekaperis policano kaj direktis siajn paŝojn ĝuste al ni. Kun rigardoplena mieno li alpaŝis nin kaj demandis:

— Kia pritraktado daŭras ĉi tie?

— Nenio, respondis ni, nur ian esperantan skribaĵon ni laŭtlegas, kiu rilatas al la esperanto-ekspozicio aranĝota.

— Ĉu vere? li demandis.

— Jes, vere, kaj por forigi lian dubemon, mi donis la skribaĵon en lian manon por ĝin legi.

Sed verŝajne li ne volis malkaŝi al ni sian malscion rilate la temon (aŭ la legon), li simple redonis ĝin nelegite kun jenaj vortoj:

— Do, tiam vi cerbumadas ne pri ia malbono, ĉu ne?

— Tute ne, ni respondis kvazaŭ ĥore.

— Kaj, ĉu vi ne estos farintaj bruon?

— Ja ni ne trinkas alkoholon, kaj sekve ni ne estas alkoholuloj.

— Nu bone, nur ankoraŭ nelonge vi estu ĉi tie, li diris kaj post tio li foriris.

Jen okazintaĵeto, sufiĉe karakterizanta la ĉi tieajn statojn.

Necesas ankoraŭ rimarkigi, ke ĝuste je tiu vespero la ĉi tiea socialdemokrata partio anoncis grandan popolan kunvenon kontraŭ la milito, kiun la polico malpermesis, ĉar tiutempe multmiloj da laboristoj strikis, kaj la polico timis pro iaj eventualaj malagrablaĵoj.

Rakontskribis Iu.

Kion mi vidis en Turkio

Homoj — Aŭtomatoj

Eble aliaj K-doj raportos ankaŭ “Kion ili vidis” por estontaj generacioj pri nuna epoko.

Unu el miaj aliklasaj konatoj diras, ke “la sola instigilo por turko estas ordono; turko nenion faros ĝis kiam li ne estos minacata aŭ pelata al ago de estraro”. Al mi prezentiĝis okazo vidi la aplikon de estreco.

Antaŭ ne longe mi troviĝis apud la maristejo en Konstantinopolo. Mi rigardas super la ĉirkaŭantan muron, por vidi la maristojn, farantaj siajn ekzercojn. Sur la korto estas kelke da taĉmentoj. Sub mia nazo staras taĉmento estrata de suboficiro. Mi ĝin observas. Alvenas dejoranta oficiro, li observas. Nun la suboficiro devas montri kiel li estras la taĉmenton. Li trovis, post zorga ekzameno, ke la ĉapo de certa maristo ne sidas tute rekte laŭ regulo, li alpaŝas al la maristo, ŝmace frapas lian vizaĝon kaj klarigas en kolera tono, ke la ĉapo ne estas ĝuste metita. La maristo metas la ĉapon laŭ la ordonita pozicio, tenante la langon firme inter la dentoj. Nun alproksimiĝas la oficiro, junulo ĉirkaŭ 26-jara, bone nutrita kun fortike dika korpo. Li inspektas la taĉmenton kaj trovas, ke unu maristo ne staras en preciza linio kun la aliaj, rigardas lin sovaĝe kaj, dirante ion en grumblanta tono, forte ektiras orelon de la maristo. La lasta senvorte ordiĝas.

Poste la taĉmento devis fari diversajn ekzercojn: paŝado, marŝado, rampado ktp. Ordono kuri, krio “returniĝu” aŭdiĝis; dum la kurado iu maristo, ŝajne, ne tute laŭtakte kuris kun la aliaj, ĉar la pugno de la oficiro trafis la dorson de la maristo. Nun la maristoj devis kuŝiĝi sur la teron, la ventro suben, kaj levi sin sur la kubutoj, tenante la lobojn orelajn per la dikaj kaj montraj fingroj. Inter la brakoj transe kuŝis ilia pafilo kaj nun ili devas antaŭenrampi uzante nur la kubutojn kaj piedpintojn. Tasko malfacila. Iu maristo ne iras tiel rapide kiel la aliaj, la oficiro alpaŝas kaj instigas lin per piedfrapoj. Jen alia maristo subite ricevas fortan frapon sur la frunto per la dorso de la mano. Ĉiufoje la agoj de la oficiro estas akompanataj de torento da fivortoj, boje dirataj. Poste li stariĝas je iom da distanco for kun transe malfermitaj kruroj, falditaj brakoj, kvazaŭ por diri: mi estas la estro de vi ĉiuj. En tiu al li oportuna pozicio li observas la taĉmenton ĝis la fino de la ekzercado. La oficiro haltigas ĉiun mariston, kiu preterpasas lin, kaj faras al li kun rikana mieno iun rimarkon. Post la dorso de ĉiu alparolita maristo la oficiro kontente ridetas al si, lia vizaĝo montras despotan kontenton, ke li povas laŭplaĉe ekzerci sur homoj sian pasion de kolero. Maristoj devas toleri ĉion en sklava silento. Mia sango bolis, vidinte tion, kaj mi decidis esti la voĉa atestanto antaŭ la mondo pri tiuj sklavoj en Turkio.

E. E. Y.

Konsilejoj pri edzeco kaj seksa vivo

Ekzistas jam en germanaj urboj kelkaj tiaj informejoj. Ili estas fonditaj aŭ de privataj unuiĝoj aŭ de urbaj administracioj. Iliaj taskoj estas: unuflanke doni konsilojn al edziĝontaj aŭ edziniĝontaj personoj, precipe pri tio, ĉu ilia sanostato permesas la edzecon aŭ ne. La dejoranta kuracisto esploras, ĉu la antaŭuloj de la vizitantoj estis sanaj aŭ suferis je ia malsano, kiu eble denove povus ekkapti la posteulojn kaj idojn. Kelkfoje oni konsilas senzorge edziĝi, aliafoje oni malkonsilas aŭ proponas prokrasti, por ke la koncerna malsano antaŭe estu kuracata. Aliflanke la konsilejgvidanto donas informon pri naskiĝevitaj rimedoj, pri kiuj la plejmulto de la vizitantoj petas. Ne estas mirinde, ĉar la kapitalista leĝo postulas, ke naskiĝu infanoj, kaj ĉiam infanoj, tute egale, ĉu la patrinoj estas ege malsanaj aŭ pro jam multaj infanoj ne povas nutri pluajn idojn. (Mi menciu, ke la vizito de tiuj konsilejoj estas tute libervola, ne leĝe deviga, kio estas grava rilate la unuan taskon.)

El la spertoj kolektitaj de S-ino Dr. Hertha Riese, gvidantino de tia konsilejo en Frankfurt, fondita de la asocio por patrina protekto, mi citu jenon:

La konsiloj ĉefe temas pri evitigo de naskiĝoj. 95% de la vizitintaj familioj estis senlaboraj (patro kaj patrino). 60 ĝis 70% loĝis en tute nesufiĉaj loĝejoj. 10% de la virinoj estis tre malsanaj, pleje je la pulmoj. La infanoj el tiuj familioj ofte mortis en la du unuaj vivjaroj (18—20%). Ĉiu kvina kaj plua infano kutime baldaŭ mortas. Efektive sanaj estas nur 39% el la infanoj de la konsilpetantoj. La koncernaj familioj havas meze 3—5 infanojn, certe tro granda nombro por proletaj enspezoj kaj salajroj. Tre malmultaj havas nur 2 infanojn. Venis virinoj, kiuj jam 16-foje gravediĝis kaj ĝis 13 vivantajn infanojn havas. Ĉiuj petintoj tute ne emis “ĝui sen danĝero”, kiel la burĝoj (laŭ propraj spertoj) supozas. Nur la plej granda mizero devigas ilin eviti la naskon de novaj “malsatuletoj”. Oni konstatis, ke malriĉaj, ofte senlaboraj familioj malgraŭ korpa sano havas nur 27—28% sanajn, sed 46% malsanajn, kaj 24 ĝis 25% en infanaĝo mortintajn infanojn. Al la kompatindaj etuloj ja mankas lumo, suno, valora nutraĵo, kaj sufiĉa vestaĵo. Infanoj de ftizaj gepatroj ne havas ian vivŝancon. Infanoj de drinkuloj grandnombre estas malsanaj (60%), krom tio 21% mortis en infanaĝo.

Ĉiuj cititaj faktoj devenas el la nomita konsilejo. Kiom da homoj mortas en matura aĝo pro la infana mizero kaj pri kiuj neniu statistiko estas ebla!

Estas evidente, ke tiaj konsiloj multe helpas al laboristaj familioj, des pli ke la leĝoj tute ne permesas la naskiĝeviton post gravediĝo.

Fine mi menciu, ke jus alvenis la fidinda sciigo, ke germana profesoro Haberlandt el Innsbruck sukcesis eltrovi pilolojn, kiuj povas malebligi la gravediĝon por laŭvole longa tempo. Ĉi rimedo estas tute certa kaj nedanĝera por la virinoj, kiuj ĝin uzas. Eklezio kaj juristoj jam komencis la batalon kontraŭ ĉi rimedo, nomante ĝin kontraŭleĝa. Kompreneble ili tute malpravas. Espereble ĉi rimedo pruvos sian famon je la beno de la Proletaro!

Chemnitzano (3018).

— paĝo 6 —

62 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

EL LA REDAKTEJO

Ĉi tiu n-ro estas grandparte de la subskribinto prilaborita kun la helpo de K-ino E. K. Limouzin. La pagita redaktoro ja senaverte forlasis sian oficon la 4-an de novembro. Pri tio ni opinias necese doni kelke da klarigoj al la SAT-anaro.

Ni faris kun I. H. Krestanoff sesmonatan kontrakton (renovigeblan) laŭ kiu li devis dediĉi sian tutan tempon al nia afero. Konante lian kapablecon per liaj verkoj, ni povis supozi, ke “S-ulo” fariĝos en liaj manoj unu el la plej bone redaktataj esperantaj gazetoj. Tiel bedaŭrinde ne okazis. Ĉiuj spertaj personoj jam povis rimarki multege da eraroj, ĉu stilaj, ĉu gramatikaj, ĉu pure teknikaj, eĉ frazojn tute ne kompreneblajn. Fariĝis do evidente, ke la redaktoro tre supraĵe prilaboris la manuskriptojn antaŭ ol sendi ilin al la presejo. Kial tio povis okazi? Simple tial, ke la dungito estis okupata per aliaj personaj laboroj kaj traktis la SAT-laboron kiel akcesoraĵon. Ni ja eksciis, ke I. H. K. estas pagita korespondanto de kelkaj bulgaraj gazetoj, ke li plie venis Francion ĉefe por prepari sian doktoriĝon. En tiaj kondiĉoj oni bone komprenas, kial nia gazeto ne akiris la lingvan kaj stilan perfektecon, kiun ni rajtis postuli.

Kaj okazis eĉ io pli grava pri kiu ni unue deziris silenti. Aperis en la n-ro 156 de “S-ulo” artikolo, kiu laŭdas mortintan verkiston, bone konatan en Bulgario kiel faŝiston. La Legantaro juĝu mem laŭ la ĉi-suba letero, kiun ni ricevis el Bulgario:

“Karnobat, 5. X. 1927.

Estimata K-do

Mi legis en n-o 156 de “S-ulo” la artikolon de I. H. Krestanov pri “Stojan Mihajlovski”. Mirinda afero! Demandu kiun ajn en Bulgario, kaj li diros al vi, ke Mihajlovski estas unu kontraŭulo granda de la batalanta laboristaro. Vere estas, ke li estas bona verkisto-satiristo, kiu verkis tre valorajn satirojn, sed li en lasta tempo estiĝis tia homo, kiu ne povas esti ne malamata de ĉiu laboristo. Li estiĝis… faŝisto! Ĉiu lin konas bone kiel granda faŝisto (en Bulgario — “kubratisto”). Li estas “filozofo” de la bulgara faŝismo, kiu skribis longajn artikolojn en la gazeto “Kubrat” kontraŭ la laboristoj, kontraŭ la progreso, kontraŭ la liberiĝo de la Proletaro… Ni, kelke da laboristoj en la urbo Karnobat, petas, ke vi skribu pri la malvero de la artikolo de I. H. K. Se vi volus certiĝi, mi sendos al vi la ĵurnalon “Kubrat”, en kiu estas skribita io de St. M-ski. Ni volas nepre, ke vi sciigu la veron pri li! Ni atendas.

Por la grupo,

Teodor D. Popov¹).”

Kiel oni vidas, ne mankis al ni motivoj por riproĉegi al la pagita redaktoro. Sed ni estis ligitaj per sesmonata kontrakto kaj sekve volis pacienci ĝis la fino. Laŭ tiu kontrakto devis esti pagata al I. H. K. la duono de liaj vojaĝelspezoj. Ni konfesu, ke nia trofidema Sekretario pagis la tutan sumon tuj ĉe la unua monato de la enoficiĝo. Kaj jen la s-ro post tri monatoj nuligis la kontrakton, forlasante la oficon. Ni ja povus nin turni al tribunalo por postuli de la kontraktrompanto monkompenson. Tio naŭzas al ni. Ni decidis nur konigi la farojn kaj malfarojn de la forkurinto, lasante al la tuta SAT-anaro la zorgon fari mem la proceson. Estas ja tre ĉagrenige kaj indignige, ke la SAT-kaso estas helpinta al iu sinjoro por fariĝi doktoro de franca Universitato. Ni lernu el tio; pli ol iam ni estu severaj kontraŭ la profitemuloj²); ni streĉu la fortojn kaj faru, ke SAT restu ĉiam organizo, kiun vivigas oferemo kaj sindonemo.

Dume ni klopodas por trovi alian redaktoron — redaktoro, kiu estu ne nur sufiĉe klera kaj lingvokapabla, sed ankaŭ preta sin dediĉi tute al nia Afero. Eventualajn proponojn kun pruviloj pri kapableco ni volonte ekzamenos.

E. Lanty

Legita kaj aprobita de la Parizaj EK.-anoj.

¹) Eble K-doj pensos, ke ni vere tro prokrastis la aperigon de la ĉi supra skribaĵo. Ni devas do klarigi, ke la kulpulo, leginte la proteston de niaj bulgaraj K-doj, aplombe asertis, ke ili eraras; li montris al ni du lab. gazetojn bulgarlingvajn, kiujn ni ne povis legi, dirante, ke en ili ankaŭ oni laŭdis S. Mihajlovski. Antaŭ ol findecidi ni volis esplori la aferon, skribis al K-do Popov kaj ricevis respondon, kiu absolute neniigas la mensogaĵn asertojn de s-ro I. H. K.

²) S-ro I. H. K. instruis la francan lingvon en bulgara lernejo antaŭ ol veni Parizon. Li sekve ricevis de la bulgara ŝtato salajron dum sia dumonata libertempo, tial ke li eksiĝis nur ĉe la fino de la libertempo. Dum kelka tempo li ricevis duoblan salajron.

★

Oficiala Komuniko

Kelkaj K-doj jam sciigis al ni sian miron pro tio, ke ĝis nun ne estas publikigita bilanco pri la VI-a Leningrada Kongreso. Eĉ “bonanimaj” personoj aludis pri neeldireblaj kaŭzoj. Dume ni klopodadis por ordigi la aferon, ne atentante pri malicaj suspektoj. Sed hodiaŭ ni ne plu volas prokrasti por konigi al la tuta SAT-anaro la verajn motivojn pri la ĝisnuna nepublikigo de la bilanco.

La ĉi suba letero, kiun ni publikigas kun la konsento de la aŭtoro klare montras la kialon de la prokrasto. Ni profitu la okazon por diri, ke ni, la unuaj, bedaŭras pri tiuj neregulaĵoj; ni ja preferus utiligi nian tempon al la pozitiva laboro ol al ordigo de tiaj aferoj.

EK. de SAT.

“Leningrad, la 12. X. 27.

Al la Ekzekutivo de SAT, Paris.

Karaj K-doj!

Responde al via letero de la 6. X., mi komunikas, ke la bilanco de la VI-a ne estas sendita al vi ĝis nun pro jena kaŭzo: la estinta peranto, kaj estinta SAT-ano n-o 5869 Dunajev, A., kiu okupis la oficon de kasisto dum la kongreso kaj havis plenan materialon financan, ĝis nun ne transdonis ĝin al ni, malgraŭ niaj sentinaj postuloj… Ni minacis procesi kontraŭ li kaj konsentis ioman prokraston. Sed tamen ĝis nun (jam pasis 2 monatoj) la bilanco ne estas ĉe ni.

Tre malagrable estas procesi kontraŭ SAT-ano, sed tamen ni ĝin faros, despli, ke simila fihomo ne povas esti nomata SAT-ano. Jen, K-doj, la kaŭzo de tiu bedaŭrindega prokrasto.

Mi esperas, ke tamen, ni devigos Dunajev fordoni la materialon kaj se la lasta montros iajn difektojn, ni senhezite kaj senkompate punos lin.”

Sennaciece via, S. Podkaminer (1679).

DISKUTEJO

En “Solidaridad”, hispanlingva organo de la Industriaj Laboristoj de la Mondo, I.W.W., la 21. 1. 27 Adolfo García proponis disputi kun iu pri la demando: Ĉu estas revolucia sindikatista organizado per si mem sufiĉa por akiri la liberiĝon al la laborista klaso? García diras: “Laŭ mia kompreno revolucia, sindikatista organizado baziĝas sur la klasbatalo kaj havas por fincelo la forigon de la salajra sistemo kaj la malaperon de la kapitalista klaso. Tiu uzas, por havigi la aspirojn, kiujn oni proponas, la rektan agadon, t. e., la ĝeneralan kaj neĝeneralan strikon, la bojkoton, la unuiĝmarkon kaj aliajn rimedojn, kiujn oni estas ĝeneraliginta sur la kampo laborista revolucia. Mi aludas neniel pri la organizoj, kiuj enlasas kaj uzas la politikan lukton, la klaskunlaboradon kaj la aliajn armilojn uzatajn de la katolikaj sindikatoj, la liberaj aŭ ceteraj “flavaj”, aŭ kompaniaj organizoj. Ankaŭ mi kredas, ke la organizo devas esti pure klasa kaj de strukturo industria kaj pli alcentrigita ol estis kaj estas la industriaj federoj de la landoj, en kiuj ĝis nun ekzistadis organizoj pli malpli sindikatistaj. Por ke la temo estu pli diskutebla kaj povu disvolviĝi laŭ formo, kiu ne okupos tro da spaco kaj ne rompiĝos, mi opinias pli bone dividi ĝin en kelkajn punktojn, kiuj, mi kredas, devas montri etapojn je la marŝado de la Proletaro al sia liberiĝo. Tiuj punktoj estas: 1. La estreco de la laboro kaj la malapero de la senlaboreco. 2. La estreco de la produktado kaj malapero de la komercaj krizoj, kun la ebla malaperigo de la internaciaj militoj. 3. La kontrolo de la kvalito de la produktado kaj malaperigo de la produktado de ĉiuj malutilaj objektoj, kun la grada forigo de ĉiuj parazitaj laboroj. 4. La forigo de la salajra sistemo, la subpremo al la kapitalista klaso kaj la ŝtato, per la ensorbado al la vicoj de la laborista klaso, kaj la enplantado de liberaj komunumoj.”

Mi tradukis tiun ĉi artikoleton, kredante ke la temo tion meritas, kaj pensante ke eble SAT-anoj volos diskuti ĝin. (1781)

— paĝo 7 —

SENNACIULO 63

★ DIVERSAĴOJ ★

ADRESARO POR KOLEKTIVA KORESPONDADO

Ni, subskribintoj, kompilis por la Jarlibro 1927 la supre nomitan Adresaron. Ni opiniis, ke ĉi tiu Adresaro povus esti tre utila, ke ĝi plifaciligus la peresperantan Internacian Laboristan Korespondadon.

Por plibonigi nian Adresaron ni petis alsendon de novaj adresoj, informoj pri eblaj malĝustaĵoj, konsiloj kaj proponoj. Sed ni ne spertis ĝis nun, ke oni multe interesas sin pri nia Adresaro. Male! NI NE RICEVIS EĈ NUR UNU POŜTKARTON!

Kion ni devas konkludi el ĉi tio? Ke la Adresaro estas tute perfekta, tute kompleta, neplibonigebla? Aŭ ĉi tio: ke oni ne uzis ĝin, ke ĝi ne utilas?

Ni ne scias. Tial ni petas tiujn K-dojn, kiuj uzis la Adresaron, al kiuj ĝi utilis, senprokraste informi nin pri tio. Se la Adresaro ne estas uzata, ni povas uzi la spacon en la Jarlibro pli utile.

Ni do atendas.

G. P. de Bruin, Wagelerdw. str. 28 B, Enschede (Nederlando).

D. Snejko, poŝtkesto 33, Minsk (Sovetio).

*

HISTORIO DE NIA MOVADO

Por kompilota historia skizo pri la laborista esperanta movado antaŭmilita mi bezonas materialon.

Mi bezonas: 1. priskribojn pri la plej frua laborista esperanta movado en diversaj landoj; 2. notojn pri kaj bildojn de pioniroj de nia movado en antaŭmilita tempo; 3. dokumentojn (malnovajn gazetojn, afiŝojn, fotojn ktp.).

Helpu min, por ke mia skizo iĝu kiel eble plej kompleta!

Skribu al: G. P. de Bruin, Wagelerdw. str. 28 B, Enschede (Nederlando).

*

PROGRAMO DE SAT

Laŭ la decido de la lasta SAT-kongreso, estas elektita komisiono por preparo de la fin-skizo de programo ĝis la proks. kongreso, konsistanta el K-doj: Revo, Kolĉinski (Kremenĉug), Starr (London), Richter (Kassel), Platiel, Salan, Muravkin (Berlin). 1. La membroj de la komisiono estas petataj alsendi al la sekretario (pozitivajn) aldonojn kaj aliigojn al la originala skizo de la programo (vidi “S-ulo“-n n-o 26, 1926) kaj al la jam publikigitaj aldonoj aŭ aliigoj en “S-ulo” n-o 148, 1927; 2. K-doj Revo, Platiel kaj Salan bonvolu sciigi siajn adresojn al la sekretario. Post kolekto de la aldonoj de ĉiuj membroj, ili estos presataj kaj sendataj al la komisionanoj kaj al la Direkcio por plua kritiko kaj voĉdonado.

La sekretario, Herbert Muravkin (2921), Germanio, Berlin-Charlottenburg IV, Wielandstr. 11, III.

*

LUKTO KONTRAŬ ŜOVINISMA EDUKADO

Rezolucio alprenita de la Internacio de Militbatalintoj dum sia 5-a kongreso en Bruselo (10—12-an de julio 1927).

La 5-a kongreso de l’ Internacio de la Militbatalintoj kaj Militviktimoj, aŭdinte la raportojn, kiuj pruvas, ke la edukado de la junularo en burĝa reĝimo estas direktata al tendenco klare nacionalisma,

  1. per aplikado de lernejo-programoj, kiuj sin bazas sur ekzalto (ekscito) de patriotisma sento, ĉefe per morala kaj historia instruado donata laŭ tendenca maniero;

  2. per uzado de lernolibroj (pri legado, recitado, kantado, historio, geografio) enhavantaj multe da paĝoj inspiritaj de ŝovinismo, laŭdegantaj la abomenaĵojn faritajn dum mondmilito kaj ekscitantaj malamon inter iuj fremdaj popoloj;

  3. per la soldata preparo malkaŝa aŭ maskata en lernejo mem;

  4. per la partoprenigo de lernantoj en ceremonioj organizitaj ĉu en lernejo mem, ĉu publike;

  5. per grupoj eksterlernejaj, patriotaj, naciistaj, religiaj kaj per ilia enmiksiĝo en la lernejan edukadon;

Protestas kontraŭ tiuj diversformaj venenigoj de junulara menso;

Deklaras, ke ĝi volas kontraŭagi la soci-klasan edukadon donitan de la burĝaro, precipe la naciistan propagandon,

  1. disvastigante ĝenerale ĉe la loĝantaro kaj aparte ĉe la Mondmilitaj Batalintoj la ideon de kontraŭmilitismo enhavatan en jenaj vortsignaloj: “Militon kontraŭ milito!” kaj “Pacon al popoloj!”

  2. agante kontraŭ la lernejaj programoj kaj libroj inspiritaj de ŝovinismo per kontrolo de la proletariaj gepatroj;

  3. luktante kontraŭ ĉia soldata preparo en kaj ekster la lernejo;

  4. denuncante la veran karakteron de la junularaj organizaĵoj (skoltaj ligoj) kreitaj aŭ patronitaj de burĝaro;

Decidas kunigi sian penadon kun tiu de la geinstruistaro, ĉefe kun la Internacio de Instru-laboristoj, per intima kaj konstanta kunlaborado sur nacia agadkampo en celo senigi la instruadon je ĉia ŝovinisma ideo.

*

Ankoraŭ pri Privataj aferoj

Ni ricevis jenan leteron, kiun ni publikigas kun la espero, ke ĝi estas la lasta vorto pri tiu afero:

Kara K-do!

En “S-ulo” n-o 158 de 13. 10. 27 aperis protesto de Ĝeneva Lab. Esp.-Grupo kontraŭ “bedaŭrindaj atakoj” direktitaj al s-ro E. Privat, gvidanto de la neŭtrala movado. Ĉar en la sama protesto estas refutata mia cito dum la Leningrada Kongreso pri s-ro Privat, parolinta en Sud-Slavio pri la “grandanimeco de la Ligo de nacioj” — mi opinias utile interveni por klarigi iom la situacion. Mi ne miras pri la letero de Ĝeneva Laborista Esperanto-Grupo. Por miri necesus, ke mi sciu la nombron de SAT-anoj en tiu grupo, kaj ke mi ne sciu la iniciatinton de tiu protesto, sekvinta unu jaron post mia parolo¹).

Dum Danzig-a Kongreso min riproĉis s-ro Privat pri la sama mia parolo — kaj proponis ke mi publike diskonigu malveron de ĝi. Nu, mi ja persone ne ĉeestis en Sud-Slavio la kunvenon, kie parolis s-ro Privat, sed mi legis pri tiu parolo en “S-ulo” n-o 87 de 27. 5. 26 (artikolon de Sudslavia K-do. Tiun artikolon sendube legis ankaŭ s-ro Privat, kaj se li ne trovis necesa siatempe refuti komunikon de nia K-do — do la komuniko verŝajne havis bazon. Tial doni iujn klarigojn mi rifuzis. Al mia argumentado tiusenca — s-ro Privat klarigis, ke li principe ne sendas iujn personajn refutojn tiuspecajn. Des malpli li povis kaj rajtis deziri, ke refuton, celantan liajn interesojn, sendu mi.

Verŝajne la Ĝeneva Lab. Esp.-Grupo opinias alie ol mi kaj prenis la taskon de mi rifuzitan. Ĉiuokaze estas speciale interese, ke por refuti la okazintaĵon en Sud-Slavio oni serĉas atestantojn en Ĝenevo kaj serĉas ilin unu jaron post la okazinta fakto.

S-ro Privat parolante kun mi trovis necesa substreki, ke li estas membro de Svisa Socialdemokrata Partio. Tion mi sciis jam pli frue kaj la K-doj partoprenintaj Leningradan Kongreson eble memoros, ke parolante pri s-ro Privat mi citis plene lian titolon kaj nomon “Gvidanto de neŭtrala kaj burĝa esper.-movado Svisa Socialdemokrato s-ro d-ro Edmond Privat.

La delikateco de la SAT-redaktoroj instigis ilin el la oficiala raporto pri la kongreso forigi tiujn partiajn aludojn, cetere tute verajn. Do same SAT, kiel mi, agis rilate al s-ro Privat lojale kaj la protesto de Ĝeneva Lab. Esp.-Grupo venis ne de ĝusta loko, ne ĝustatempe kaj estas adresita ne al ĝustaj personoj. Ni, la SAT-anoj verŝajne havas neniun specialan intereson por kompromiti s-ron E. Privat, por senvualigi lian socian kaj politikan fizionomion kaj konduton antaŭ la esperanta neŭtralularo. Ni tute objektive pensas, ke la movado neŭtralista, kiun certagrade ni eĉ povas utiligi niacele, tiu movado ne dependas de iuj personoj kaj estas neevitebla rezulto de certaj soci-ekonomiaj kaŭzoj. Same mi opinias, ke nur persono konforma al certa movado kaj samvalora, kiel tiu movado mem, povas esti ĝia gvidanto. La movado meritas sian estron. Sed ni devas zorgi pri senvualigo de tiuj agoj kaj paroloj, kiujn efektivigas la personecigita neŭtrala movado, kaj kiuj povas fiel doni al SAT-anoj kaj al laboristoj-esperantistoj veran imagon pri la esenco de la movado kaj gvidado neŭtralista.

Kun salutoj

via E. Drezen.

Moskvo, 31. 10. 27.

¹) Cetere la protestintoj aŭ malatente aŭ tute ne legis mian paroladon. Tial eĉ “altanimecon” ili ŝanĝis en “grandanimecon”.

*

NIA POŜTO

3489. — Via unua “provo” estas tre laŭdinda. Daŭrigu. Ni uzos parton.

1795. — Tro longa artikolo, loko mankas.

Al kelkiuj. — La “lingvaj demandoj” estas jam delonge transdonitaj al Fakulo. Li sendube estas tro okupita k. ne sukcesis ĝis nun trovi tempon por respondi. Paciencu.

Al aliuj. — Ni respondas ĉi tie nur se la sendintoj de materialo petas tion.

Ĉe la neŭtraluloj.

Mi estu neŭtrale malneŭtrala

Por ke mi povu malneŭtrale paroli en nia neŭtrala gazeto, la Redakcio simple deklaru, ke ĝi ne respondecas pri miaj diroj. Tiel argumentas iu Liang-ĉu-vaj en la lasta n-o de “Esperanto”. Tiu artifiko ja estas simpla! Sed ĉu do la simpleco ne estas ia karakterizo pri genio? Do, de nun, la neŭtrala gazeto povos sendanĝere liveri al sia legantaro malneŭtralan legaĵon.

Kiu scias, ke s-ro Liang-ĉu-vaj estas tre lerta ekvilibristo, scipovanta paroli burĝe kun burĝoj kaj laboriste kun laboristoj, tiu ne povas dubi pri la sukceso de l’ entrepreno. La lerteco de la neŭtrala malneŭtralulo certe fariĝos proverba. Ĉu do li jam ne sukcesis esti jura konsilanto ĉe la delegito (Ligo de Nacioj) persa princo Mirza Arfa Ed. Dowleh? Estas ĝuste ĉe tiu posteno, ke li povis akiri sufiĉe da orienteco por alpreni la nomon Liang-ĉu-vaj. Sed la princo foriris el Ĝenevo. Ŝanĝiĝis la politika situacio en Persio kaj la “konsilanto” restis senokupa. Kaj jen kial li volas nun en sia neŭtrala gazeto diri private malneŭtralajn parolojn pri la Ligo de Nacioj.

Ni certe baldaŭ vidos lertajn akrobataĵojn, kaj pro tio “Esperanto” sendube varbos novajn abonantojn. Almenaŭ tio estas la sincera deziro de Eutrapel.

Fermu viajn leterojn per niaj sigelmarkoj. Prezo: 100 pecoj 1.— mk. g. Administracio de SAT.

— paĝo 8 —

64 SENNACIULO

[BILDO p.8 | 11,3,36,10] Desegnita kapornamo de la rubriko: plumo kaj libroj aŭ paperfolioj en kadro.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

FONTO DE SUDROJ. DANCO DE SKELETOJ. NOKTO ĈE LANDOLIMOJ, de Ujaku Akita. Kun permeso de la aŭtoro el japana lingvo tradukis Hajime Ŝuzui k. Kaname Susuki. Eldonejo: Japana Esperanto-Instituto, Uŝigome Ŝin’Ogaŭamaĉi III-14, Tokio, 1927. Formato: 15×11 cm., 73 pĝ. Prezo: 1.25 sv. fr.

Nelaciĝeblaj estas la japanaj esp-istoj. Tie esp.-gazetoj kaj libretoj, ofte modelaj, aperas kiel fungoj. En la supra belaspekta libreto ili prezentas al ni en esp.-traduko tri dramojn, verkitaj en japana lingvo de esperanto-amiko, unu el la plej progresemaj unuarangaj dramverkistoj, kiujn havas nuntempa Japanio. Plezure kaj facile legeblaj estas ili, kvankam kelkloke estas erare uzataj esprimoj, kiel: “vole fermu”, “efikigita”, “permesi min tranokti” k. s.

NUR VOLU! La festo de laboro kaj paco. Unuamaja kanto de ribelo. Eldono dua, reviziita kaj ilustrita. 1927. Eldona Kooperativo de SAT, Adm. en Leipzig O 27, Colmstr. 1. Formato: 17×12 cm., 48 pĝ. Prezo: 0.70 g. mk.

La fakto, ke tiu ĉi verketo estas reeldonita, jam sufiĉe parolas pri ĝia posedindeco. Nur volu tuj venigi ĝin.

[REKLAMO p.8] La unua provo de sennacieca arto estas la serio de poŝtkartoj jus eldonitaj. — Unu serio konsistas el kvin kartoj kaj kostas 0,50 mk. germ. Mendu tuj ĉe la Administrejo de SAT, Richard Lerchner, Colmst. 1, Leipzig O 27 — La plej bona propagandilo por SAT

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Britio.

Adresŝanĝo: K-do W. C. Coghlan, 36 Exeter Road, London, E 16. (Antaŭe en Melbourne.) Koresp. nepetata.

Ĉeĥoslovakio.

K-do V. Kadlec, Prokopská 10, Praha III, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj, L., PI., PM., kaj gaz. Resp. garantiata.

— Kolektantoj de poŝtmarkoj atentu! Kiu volas interŝ. PM., skribi al K-do Artur Zenkner, n-o 167, Antoniwald ap. Gablonz a. N. Resp. garantiata.

K-do Reinhold Havelka, n-o 69, Unter-Maxdorf ap. Gablonz a. N., dez. koresp. kĉl. pri div. temoj, L., PI. Certe resp.

K-do H. Hoŝtalek (arbar-inĝeniero), Komenská 62, C. Budějovice, dez. koresp. pri laboreblecoj en sia fako en Sovetio.

Germanio.

K-dino E. Schröder, Henschelstr. 17, Kassel, dez. koresp. kĉl. L., PI., bfl.

K-do R. Pförtner, Petzoldstr. 11, Sebnitz i. Sa., dez. koresp. kĉl. pri vegetarismo k. similaj temoj.

K-do Fritz Schöne, Lutherplatz 5, Meißen, interŝ. poŝtmarkojn.

K-do Oskar Waller, Kleinschönau 21, Zittau i. Sa., dez. koresp. kĉl. L., PK., PM. Resp. garantiata.

K-do R. Eckert, Hofenerstr. 82, Stuttgart-Cannstatt, dez. koresp. pri ĉ. lab. temoj. L., PK. Certe resp.

— Kiu havigas laboradon por komercisto senlabora? Egale kiu metio kaj kiu loko. Mi estas senlabora depost 3 jaroj. Skribu baldaŭ al: K-do Kurt Kuchinke (SAT-ano 9499), Großröhrsdorf i. Sa.

— Bielefeld-a ŝakklubo laborista dez. ŝakludi kun K-doj kaj kluboj kĉl. Certe resp. Adr.: Walter Graul, ĉe Kröger, Goebenstr. 40, Bielefeld.

Polio.

— Grupo de junaj geliberpensuloj dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Adr. Dla esperantistów, Stow. Wolnomysl. Polsk., Gdanska 87, Lodz.

Sovetio.

— Fervojist-kluba Esperanto-rondeto, dez. koresp. k. diversl. K-doj pri div. temoj, interŝ. PK., gaz. ĵurnalojn. Adr.: Kruĵok Esperanto pri j.-d.-klubo, St. Djankoj, Krimeo.

— Tutmonda gejunularo! Mi dez. seriozan k. daŭran koresp.-adon pri div. temoj prec. k. komsomolanoj. Adr.: S. Aptekman, Srednij pr. 39, kv. 6, Rostov-Don.

— La Junular-Rondeto serĉas korespondantojn el ĉl. pri problemoj de Junularmovado ktp. Adr.: S. Holesniĉenko, Sovetskaja 19, Brjansk.

K-do Joh. Isaenko (studento de Politeknika Inst. ĥemiisto), Detskij gorodok Obŝĉejitie N-b. kom. N 21, Sverdlovsk, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj.

— Esp.-grupo de junkom-istoj, Gosbank SSSR., Kutais, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

— Kiu dez. koresp. kun laboristoj de fervoja metiejo? Skribu al K-do V. Baranov, Glavnie Masterskie S. K. j. d. Sĉetovodstvo, Rostov-Don.

K-do B. Ejdemiller (19-j. junkom-isto, korforotisto), Srednij prosp. 50, kv. 5, Rostov-Don, dez. koresp. kĉl., pri div. temoj.

K-do I. Abramson, ul. Djumina 22, Berdjansk, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L., PK., PI. prec. pri med. Dem.

K-do I. E. Makŝakov, Puŝkinskaja 214, kv. 1, Rostov-Don, dez. seriozan k. daŭran koresp.-adon pri lab. vivo k. laboro, kĉl. Skribu multnombre! Resp. garantiata.

Urba SEU-grupo, poŝtkesto 16, Kohma, Iv.-Voznesensk. gub., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

K-do Jakov Ŝulc, selo Aleksandrovka, P. O. Bajmetjevo, Artemo. okr., koresp. kĉl. L., PK., PI. Ĉiam resp.

Svedio.

K-do Henning Andreasson, Björkelund, Drev, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L., PK., PI. bfl.

K-do Walter Gustavson, Lundsborg, Drev, Braås, dez. koresp. kĉl. L., PK., PI.

Dm. Albanov (1188)

post duonjara interrompo invitas ĉiujn siajn korespondantojn renovigi amikan interparolon. Ankaŭ la novuloj estas varme akceptataj en nian amikan rondon: Temo: — vivkondiĉoj de via lando kaj moroj de via popolo (eĉ. ilustr. PK estas akceptataj kaj rekompencataj!) — kun specialistoj: — kooperaci-movado, ĝia teorio, kaj ĝia praktiko en diversaj landoj.

Mia adreso: Mez-Azio, Uzbekistan, Andijan, Rajĥlopsojuz (Koton-kooperativa regiona Unuiĝo), Org-fako.

[REKLAMO p.8] Jus aperis: Humor’ de l’ mondo en Esperanto de D-ro Emil Pfeffer La ŝerco, sprito kaj anekdoto de diversaj popoloj en Esperanto kun akompanata germana teksto kaj lingvaj klarigoj. 96 paĝoj — Prezo 0.50 mk. germ. De la sama aŭtoro: mk. germ. Esperanto en 10 lecionoj (lernolibro por germanoj) . . . 0.25 Unua Esperanta legolibro por komencantoj kaj kursoj . . . 0.25 Vortaro Esperanta-Germana . . . 0.25 Vortaro Germana-Esperanta (30 000 tradukoj) . . . 1.— Ĉu vi parolas Esperante? (Enkonduko en la esperantan konversacion) . 0.25 Esperanta Komerca Korespondo . . . 0.50 Postulu senpagan prospekton kun prov-paĝoj de Administracio de SAT, R. Lerchner, Leipzig O. 27, Colmstr. 1. Poŝtĉek-Konto 6835.

ENHAVO:

Alia Sacco, alia Vanzetti, de E. K. L. . . . . . . pĝ. 57 Por la 10-jara Datreveno de “Oktobra Revolucio”, de 518 . . „ 57—58 Romain Rolland pri Sovetio, (trad. el la franca) . . . . . „ 58 Tago el mia vivo, de M. Balaguer „ 59 Eĥoj el Londono, de 488 . . . „ 59 El Portugalio . . . . . . . „ 59 Mia Buĝeto, de 1311 . . . . . „ 60 El Aŭstrio . . . . . . . . „ 60 Pri Raciigado, Trad. I. H. K. . . „ 60 Miniaturbildo el Hungario . . . „ 61 Konsilejoj pri edzeco kaj seksa vivo, de 3018 . . . . . . „ 61 Kion mi vidis en Turkio, de E. E. Y. . . . . . . . . „ 61 Tra Esperantio . . . . . . . „ 62 Diversaĵoj . . . . . . . . „ 63 Recenzejo . . . . . . . . „ 64 Korespondado, anoncoj . . . . „ 64

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

N-ro 165, 1-a de decembro 1927

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

4-a Jaro. N-o 165 — APERAS SEMAJNE — 1. Decembro 1927

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

KVAR MILIONOJ DA SKLAVOJ EN AFRIKO

Ŝajnas, ke la ĝenerala publiko ne scias, ke la sklaveco fakte ankoraŭ ekzistas kaj tute ne estas likvidita. Iuj paragrafoj troviĝas en kodoj de kelkaj ŝtatoj, sed la sklav-komerco daŭras. Kaj ĝi daŭros tiom longe, ĝis kiam fine ĉiuj kultur-popoloj ne interkonsentos internacie pri forigo de tia barbarismo.

La Ligo de Nacioj prilaboradis jam la problemon antaŭ kelka tempo, sed ĝi alvenis al neniu praktika decido.

Kaj intertempe kvar milionoj da sklavoj troviĝas en Afriko! Kvar milionoj da vivantaj kadavroj! En Suda Maroko, Tripolio kaj kelkaj ĉe-saharaj regionoj floras ankoraŭ nun vigla sklav-komerco! Virinoj kaj infanoj estas aŭkcie vendataj sur foiroj. Neniu granda ŝtato protestas kontraŭ tiu ĉi barbarismo. La afrikaj estroj, kiuj ne unufoje turnas sin al la tro indulgema Ligo de Nacioj postulante helpon, rifuzas tamen likvidi siajn haremojn. Ili plue venigas freŝan “varon” el la afrikaj sklav-foiroj. — Ne malofte okazas rab-atakoj en la malproksime troviĝantajn vilaĝojn. La vira loĝantaro estas mortpafata, la virinoj kaj la infanoj forkondukataj. Ili devas elporti la brutecon kaj la perforton de la rabistoj. Ankoraŭ sur la sklav-foiro okazas emociaj tragedioj. Kiel kameloj aŭ muloj ili estas vendaĉataj. La speciale belaj korpoj atingas fantaziajn prezojn. Ju pli hela la vizaĝ-koloro despli alta la prezo de sklavino.

La nevendita “varo” estas pelata de foiro al foiro ĝis ĝi fine aŭ vendiĝas aŭ pereas pro foruzo de tiuj fortoj. Memmortigoj kaj freneziĝoj apartenas en tiuj transportoj — kiel konantoj de tieaj cirkonstancoj certigas — al ĉiutagaĵoj.

Arabio, en kiu ĉiumonate miloj da junaj knabinoj prenas devigate sur sin la malfacilan sorton de la sklaveco, estas ŝatata kiel tre taŭga kampo por la praktiko de ĉi tiu fripona metio. La rabistaj bandoj, kiuj okupiĝas pri kaptado de sklavinoj estas tre bone organizitaj. Ili havas specialan avertistan servon, kiu multe helpas al ili. La transportoj okazas en formo de simplaj pilgrim-transportoj. Ofte la sklav-komercistoj miksas sin kaj sian vivantan varon inter verajn pilgrimantajn kredulojn kaj ŝirmas sin tiamaniere kontraŭ la brako de la justeco.

Sufiĉe! Regas en tiuj regionoj barbarismo kiu devas esti forigita. Ne helpos belaj paroladoj dum komitat-kunsidoj de Ligo de Nacioj. Per tio ne estas forigebla la malbono.

La kontraŭsklaveca movado estis iniciatita — kiel oni scias — de kelkaj anglo-amerikaj filantropoj kaj ricevis fortan moralan kaj ekonomian subtenon en la nova mondo. La forigo de la sklaveco okazis pli rapide ol oni estis ĝenerale supozinta.

Ankaŭ en Eŭropo estiĝis la deziro fini kun tiu ĉi barbareco jam dum la Vien-a Kongreso en la jaro 1815. Ĝenerala deklaro de la kontraktantaj ŝtatoj jam tiam konsideris la sklav-komercon neakordebla kun la fundamentaj reguloj de l’ homeco kaj publika moralo. La Quintupel-kontrakto de la 20. 12. 1841 inter Anglio, Aŭstrio, Prusio, Francio kaj Rusio donis al la partoprenintaj ŝtatoj la rajton kontroli la eventualajn malobeojn de la sklavkomerca malpermeso en la Atlantika oceano kaj starigi antaŭ juĝejo la iniciatintojn de tiaj krimoj. Ankaŭ la Kongo-akto de la jaro 1885 maturigis kelkajn kontraktojn pri la sklavkomerco precipe inter Azio kaj la orienta afrika bordo kaj Madagaskaro. La 2. 7. 1890 dum la Brusela konferenco la ŝtatoj forigis per ĝenerala akto la sklavecon kaj la sklavkomercon tiel sur maro kiel sur tero. Ĝi fariĝis valida de la 2. 4. 1892. Por forigi la malbonon oni fondis Internacian Mar-oficejon en Sansibar kaj Specialan Oficejon en Bruselo. Ĉio ĉi estis prepara laboro.

Kiel negativan rezulton ĝi donis, pruvas la fakto, ke kvar milionoj da sklavoj troviĝas ankoraŭ en Afriko.

Elgermanigis Kurt Straube.

K-doj, loĝantaj en tiuj landoj aŭ sciantaj detale pri la sklavkomerco sendu pli precizajn detalojn!

Trad.

★

Sanga teroro de la kristana registaro de Nederlando kontraŭ la revoluciuloj en Malajaj insuloj

La nederlanda registaro tute nediferencas de la sangosoifaj registaroj de Balkanŝtatoj, Italio, Hispanio ktp. La sanga persekutado kontraŭ ĉiuj, kiuj batalas kontraŭ subpremado kaj elprofitagado plimultiĝis tiel en Nederlando kiel en Malajaj insuloj. En ĉi lastaj okazis jam ribeloj kaj ili ankoraŭ okazos. La brunajn fratojn tedas jam la kristanaj flagoj kaj ili klopodas kiel siatempe la holandanoj mem, deĵeti la imperialistan jugon. Bedaŭrinde la registaro sukcesis sufoki la lastan ribelon per modernaj murdrimedoj. Miloj da herooj estis mortigitaj, miloj da ili forkondukitaj al la malariaj regionoj de Bovon-Digool, al tiu ĉi malproksima parto de Nova Gvineo, kie homoj mortas eĉ el melankolio pro izoleco ĉu pro la soifo al trinkaĵoj.

— paĝo 2 —

66 — SENNACIULO

Sen iu ajn antaŭa esploro la sangestraro de Malajaj insuloj mortkondamnis krom tio sep K-dojn. Sep junaj, fortaj viroj, sep honestaj batalantoj por justeco kaj libereco estis ekzekutitaj antaŭ la malaja popolo, el kiu oni elsuĉas ĉiujare 100 milionojn da guldenoj.

Kaj la teroro ne ankoraŭ finiĝis. Oni kondamnas centojn al diversaj malliberejaj punoj variantaj inter 12 jaroj kaj ĝis morta puno.

Jen ekzemploj de la kristana regado: En Sawaloento la landa konsilantaro kondamnis 8 K-dojn po 20 j. kaj 12 po 12 j.! Tio estas entute 320 jaroj! Laŭ “Aneta” troviĝis la 30. aŭgusto 1927 1600 revoluciuloj en la malliberejoj de la okcidenta parto de la insulo Java.

La landkonsilantaro de Solo kondamnis pro mortigo de unu policisto, tri K-dojn al mortpuno, ses po 20 jaroj, dek po 15 jaroj kaj 20 po ok jaroj da malliberejo.

Tiu ĉi teroro okazas ne nur en la kolonioj sed ankaŭ en Nederlando mem.

La de en Leiden kaj Amsterdam arestitaj malajaj studentoj-Kamaradoj estas tre granda. Kun polic-hundoj oni traserĉadis la loĝejojn de niaj Kamaradoj. Ĉio kio estas uzebla oni forŝtelis. Tiel okazas en la “libera” Nederlando.

Laŭ “Aneta” denove kvar ekzekutoj okazis la 17. septembro 1927 en Pandeglag. La kondamnitoj estas: Jasa, Djamin, Hadji Asikin kaj Doelsalem.

La malliberigitaj estas: Mohamed Hatta, Ali Sastro Amidjojo, Raden Mas Abdoel Madjer Djodjojadininggrat kaj Nazir Pamontjak.

La jurnaloj: “De Moker”, “De Wapens Neder”, “De Branding”, “Bevrijding”, “De Arbeider”, “De Vrije Socialist” kaj “Opstand” agitas kontraŭ tiu ĉi murd-praktikado. Multaj persekutoj okazis pro tio, sed niaj K-doj daŭrigas la batalon.

Laŭ la Informservo de AJI.

PETROLO — REĜO DE L’ MONDO

Militraporto pri la petrolfronto de Meksikio ĝis Mezopotamio

La petrolproduktado de Usono dum la lastaj semajnoj kreskiĝis je 2 506 000 bareloj, kontraŭ la antaŭa de 2 500 000. Sed la krud-oleoprezoj sur Mid Continent po barelo altiĝis je 10 cendoj. Kaj la benzin-prezoj en la okcidenta parto de Usono plikariĝis pogalone je 4—6 cendoj. La ĝenerala prezkariĝo laŭ Wall Street Journal, estas nur demando de kelkaj semajnoj kaj dependas de tio, kiam komencas la grandaj trustoj kompletigon de siaj provizaĵoj. La malkariĝo estis nur bezonata por ke la trustoj malkare povu aĉeti la malgrandajn kaj mezajn entreprenojn, kiuj ne povis suferi la deficitojn de l’ beso.

Samtempe kun la altigo de l’ prezoj, la petrolproduktantoj de Usono — laŭ informo de Newyork Herald — redukti volas la petrolproduktadon. Kvankam la ministro de l’ justeco rifuzis provizore ĉi tiun projekton, kiun subtenis ankaŭ la ŝtatsekretario de internaj aferoj, la produktantoj ekmovigas ĉiujn ŝtonojn por efektivigi sian projekton.

Estas interese, ke samtempe, kiam la petrol-produktantoj de Usono penadas reduktigon de la produktado, inter la plej granda amerika petrolkompanio, la Standard Oil Company kaj la sovetia petrolsindikato fariĝis kontrakto, laŭ kiu dum tri jaroj la Standard Oil ricevas jare 150 000 tunojn el la sovetia krudoleoproduktado. Inverse Standard Oil devigis sin al starigo de grandega petrolrafinejo en Batum kaj al rafinigo tie en Sovetio la plimulton de l’ 150 000 tunoj da petrolo. La petrolrafinejo konstruiĝos sur 84 000 kvadratfuta teritorio kaj 10 col-diametra tubkondukilo ligos ĝin kun la haveno. Laŭ la Konstantinopla korespondanto de l’ Frankfurter Zeitung, la materialoj bezonataj por instaligo de petrolrafinejo jam alvenis el Novjorko. Do Standard Oil certigis sian hegemonion ankaŭ parte en Rusio. Sed la transiĝo de l’ sovetia petrol-produktado en amerikan manon, absolute ne harmonias kun la fama letero de kolonelo House, (Hus) kion li direktis al la Public Ledger (Pöblik Lidzser) kaj en kiu, li asertis, ke la paco de l’ mondo dependas de tio, kiamaniere oni dividas inter unuopaj ŝtatoj la produktadon de petrolo kaj hejtmaterialo. Sed ja ĉi tiu plinova amerika konkero eĉ pli malproporciigas la jam ĝisnun sufiĉe malproporcian dividon. Usono ja donas jam per siaj enlandaj fontoj grandan parton de l’ tutmonda petrol-produktado. Sed la amerikanoj kutimas diri: “Petrolo estas la reĝo kaj ne la kotono”. Kaj ĉi tio estas vera, ĉar la reĝo de Ameriko estas petrolo. Multaj milionoj da laboristoj estas subuloj de tiu ĉi reĝo kaj arego da spekulantoj ĝiaj korteganoj. Ĉion-enmaniriganta aktiveco regas en ĉi tiu industrio, kiu celas subigon de ĉiuj aliaj industri-branĉoj. —

En la porpetrolan luktadon inter Anglio kaj Ameriko, Francio ne ankoraŭ intermiksiĝis. Kial ne, tion respondas prezidanto de l’ porminej- kaj porpetrola komitato de la franca Ĉambro de deputitoj Charles Baron (Ŝarl Baron) sur la kolonoj de granda pariza jurnalo.

— Pro la kulpo de niaj antaŭaj registaroj, — skribas la deputito — kiuj kredis, ke la petrolo estas sensignifa butikista varo kaj pro niaj parlamentoj, kiuj plimulton politikis ol estis bezone kaj tute ne volis okupiĝi pri naciekonomio kaj pro la miopeco de niaj kapitalistoj, Francio koncerne la estontan petrol-produktadon troviĝas en kriza situacio. Nek unu franca petrolfirmo faris seriozajn paŝojn por la enlanda petrolesplorado. Ili multe pli taksis la komfortan enpoŝigon de senriskaj monstraj profitoj (jare 600 milionoj da frankoj) ol ĉi tiujn necertajn entreprenojn. Eĉ unu el inter ili kaj eĉ la plej granda tute malkaŝe deklaris, ke por ili la trovo de petrolfontoj en Francio signifus la plej grandan malbonŝancon.

— Por plibone kompreni tiun ĉi klarigon — daŭrigas deputito Baron — ni devas scii, ke por la havigo de l’novaj petrolfontoj kvar gigantaj kompanioj bataladas: la Standard Oil Company, la Royal Dutch-Shell (Rojal Dütĉ-Ŝel), la Anglo-Persian kaj la Sinclair (Sinkler). Depost la Versalja (Versailles) paco la situacio tre malboniĝis inter la anglaj kaj amerikaj petroltrustoj. La angla Royal Dutch kaj la amerika Standard Oil senkompate luktadas unu kontraŭ la alia kaj ili uzas preskaŭ ĉiujn partojn de l’ mondo por batalkampo. En Meksikio rekomenciĝis la revolucioj kaj strikoj. En Georgio ili instigis kontraŭrevolucion. En Albanio ili provokis ribelon, por malhelpi kelkajn malpli signifajn petrolesploradojn. En Mezopotamio ili kreis novajn ŝtatojn kaj akreditis novajn reĝojn. Ili ekscitigis Grekion kontraŭ Kemal Paŝa, ĉar la turka politikisto ne volis rezigni je la teritorioj, kies granda valoro ankaŭ por li ne estis sekreto. Ili atentis, ke Italio ne ekposedu Smirnion, ĉar tiun ĉi havenon projektis la angla petrolindustrio por orienta petrolhaveno de la Mediteranea maro. Kaj la mistika gvidanto de la trusto, la anglagreka sir Bazil Zaharov opiniis, ke la angla vazalo, Grekio, pliagrable servos interesojn de la trusto ol sendependa Italio de Mussolini. La subteno de l’ rusaj kontraŭrevolucioj, poste la konfirmo de Sovetio estas same deduktebla je petrolkaŭzoj. Fine Abd-el-Krim neniam estus ektrovinta la ideon por militadi kontraŭ Francio, se la angla trusto ne konjektus petrolon en la Riffa lando kaj se ĝi ne subtenus la araban ĉefulon. La problemo pri libereco de l’ markoloj, defendo de la kristanaj malplimultoj servas nur por kaŝi la luktadon de la du malamikaj kompanioj por la orientaj petrolfontoj. Tio, kion oni komprenas sub orienta problemo, ne estas io alia ol nur la problemo de malgrandaziaj petrolfontoj.

— En la tuta mondo, grandskale altiĝas la konsumado de petrolo kaj benzino. Posedo de l’ petrolfontoj fariĝis en ĉiuj landoj de l’ mondo la unuaranga faktoro en la ekonomia vivo. Granda potenco povas certigi liberecon de sia ekonomia vivo kaj defendon de siaj limoj — finas sian militalarmon la prezidanto de petrolkomisiono — nur se ĝi havas proprajn petrolfontojn. Ĉar la petrolo estas animo ne nur de la moderna industrio, sed ankaŭ de la moderna militado.

A. L. “PESTI NAPLÓ” Elhungarigis: Kolektivano.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 67

Jen, kion kaŭzas la varmego!

Kelkaj homoj estas ĉiam frenezaj. Ĉiuj estas frenezaj. Iafoje ĉiuj samtempe estas frenezaj. Ĉi lasta fazo nun regas, do mi komencas disvolvi la kapturnajn problemojn, turmentantaj nuntempe la homaron.

La konferenco por senarmigo en Ĝenevo havis antaŭ si jenajn problemojn: 1. Kiel povus ĉiu partoprenanta potenco plimalgrandigi la mararmeon de aliaj ŝtatoj, ne reduktante sian propran. 2. Kiel estus eble garantii la liberecon de l’ maroj, netuŝante la interesojn de la nunaj marregantoj. 3. Kiamaniere oni malebligu la atakojn per tio, ke oni aljuĝas al ĉiu potenco sufiĉan mararmeon por repuŝi: a) la mararmeon de sia ĉefa konkuranto; b) la mararmeon de siaj du ĉefaj konkurantoj; c) la unuigitan mararmeon de ĉiuj siaj konkurantoj. 4. Kiel malebligi la armigkonkuron, permesante al ĉiu nacio konstrui la plej grandan militŝiparon de l’ mondo.

Ĉiujn ĉi problemojn de la Ĝeneva kunveno devis solvi tiuj admiraloj, vicadmiraloj kaj aliaj altrangaj oficiroj, kies laŭranga kaj laŭsalajra kariero dependas de la evoluo aŭ malevoluo de sia nacia marameo.

Se oni ekzemple reduktus la militŝiparon de Britio al unu krozŝipo, ties tuta personaro konsistus el oficiroj pli altrangaj ol admiralo kaj sur la estrado por ŝipestro la admiraloj formas amaskunvenon.

Laŭ sciigo de latina historiisto Bunkus Piffeleriu la katoj arangis en la jaro 27-a antaŭ Kristo sur la insulo Korfu kongreson, similan al la konferenco de Ĝenevo.

Ni ekscias, ke la katoj de Korfu forte konkuris por la tieaj musoj kaj pro la troakreco de la kataj dentoj kaj ungoj la pliakriĝinta lukto minacas plenan ekstermon al la musoj.

Post kelkmonataj disputoj ili decidis aĉeti raspilojn por malakrigi la dentojn kaj ungojn de katetoj. Por akiri la konsenton de ĉi lastaj, apogantoj de la decido (hazarde ĝuste la plej fortaj katoj) entreprenis mem la prizorgon de raspiloj kaj kontroladon de l’ malakrigo.

Post kio la konferenco disiĝis dum ega miaŭado de la katetoj.

* * *

La Amerika farmisto havas antaŭ si jenajn problemojn: 1. Kiel teni kaj eĉ plialtigi la valoron de terposedaĵoj reduktante la impostojn kaj rentumojn difinitajn laŭ valoro de l’ bienoj. 2. Kiel pligrandigi la konsumadon de fojno, hordeo kaj aveno, per pliigita apliko de agrikulturaj traktoroj, motoroj kaj aliaj benzinkonsumantaj iloj kaj veturiloj. 3. Kiel malkreskigi la ŝuldojn per plifaciligo de kreditkondiĉoj. 4. Kiel plialtigi la mondmerkatan prezon de agrikulturaj produktaĵoj helpe de importdoganoj. 5. Kiel reteni la infanojn ĉe l’ agrikulturado, kiam la gepatroj devas migri en la urbon. 6. Kiel trovi novajn argumentojn por la politiko, de kiu ili rifuĝas.

La problemoj de la karbminej-posedantoj estas tro malmultaj kaj facilaj kaj ne bezonas profundan kuracadon. Mallonge, jenaj estas: 1. Kiel redukti la ĉiaman superproduktadon de karbo helpe de pli taŭgaj ekspluat-metodoj kaj perfektigitaj maŝinoj. 2. Kiel kreskigi la karbkonsumadon de l’ industrio kaj transporto, reduktante la salajron kaj aĉetpovon de l’ ministoj kaj aliaj laboristoj. 3. Kiel redukti la vendprezon de karbo per konstanta malaltigo de l’ salajroj, ĝis la karbo estu, tiel malkara kiel la aero; pro tio la konsumantoj hejtos siajn fornojn eĉ dum julio kaj aŭgusto, samkiel oni enspiras pli da aero ol necesas, simple ĉar ĝi estas tiel malkara. 4. Plej lasta kaj plej simpla problemo estos tiu, de kie la minejposedantoj pruntericevos monon por pagi la rentumojn kaj dividendojn en tiu perfekta industribranĉo, kies produktaĵojn oni disdonas senpage.

* * *

La problemo de l’ aŭtomobilfabrikado estas jena: Kiel altigi la prezojn de l’ uzitaj aŭtomobiloj ĝis la limo, ke oni povu aĉeti novan por la sama sumo, sed tamen restu sufiĉe da profito por monsubteni tiujn, kiuj aĉetas por poparta pago uzitajn ĉarojn.

Ĉe aliaj gravaj industribranĉoj estas similaj solvendaĵoj, sed ĝenerale la tuta industrio devas solvi nur unu problemon. Ĝi estas jena: Kiel vendi varojn valorantajn 231 miliardojn da dolaroj al homoj, kies tuta jara enspezo estas nur 164 miliardoj. Aŭ se tio ne estus solvebla, kiel vendi la diferencon al eksterlando, sufiĉe profitante.

Krom ĉi tiuj kaj aliaj problemoj solvendaj por povi certigi la vivdaŭron, eĉ laŭeble la eternigon de l’ hodiaŭa ekonomia, socia kaj politika ordo — kiu ja estas laŭ ĉies scio la plej bona ordo iam imagebla de homa cerbo — ekzistas kelkaj individuaj solvendaĵoj. Ekzemple:

Mussolini: Kiel ricevi sufiĉe da mono de miaj kreditantoj, por ke mi kapablu etendi la novan roman imperion sur ilian teritorion?

Baldwin: Kiom da venkaj militoj similaj al la lasta necesas por tute bankrotigi Briton?

Stalin: Se la kreo de 20 milionoj da novaj et-bienoj ne sufiĉis por akiri la apogon de l’ burĝaj nacioj, kiom da privatposedaĵoj ni devas krei ankoraŭ, por ricevi sufiĉan prunton de la suprecititaj burĝaj nacioj, por finsukcesigi la komunismon?

Coolidge: Kiel mi povus ludi la rolon de modesta violo per tamburo sur la tegmento.

Ceteraj problemoj ne estas.

Verkis: Adamo Karbministo, New-York.

EL LA VIRINA VIVO

Paranĝa¹)

Jen mallarĝa strateto de uzbeka vilaĝo. Unuflanke altiĝas flava argila muro, aliflanke, ĝenata per mallarĝaj abruptaj bordoj, flubruas malbrila akvo en kanalo. Suno batas per netolerebla varmego, de muro sur sekiĝintan teron falis mallonga violkolora ombro. Laŭlonge de muro moviĝas stranga figuro. Senvizaĝa. Senmana. Ĝi estas volvekovrita de verto ĝis nudaj kalkanoj en vestaĵon, kiu similas mortveston de mezepokaj lepruloj, for de kiuj kuris ĉiu preterpasanto.

Kaj ĉi-malbonsigna figuro mem forvojiĝas kiam ĝi ekvidas viron.

Ne konfuzigu malpia aspekto de l’ virino koron de ortodoksulo!

Leĝoj de lando de sablaroj kaj multkoloraj ĥalatoj²) estas antikvaj, severaj kaj senindulgaj. Puno estas rapida kaj sanga — kolo tratranĉita de akrigita kurba ponardo. Eniru kiel gasto al uzbeko. Li renkontas vin afable kaj gasteme — estu benita ĉiu gasto! Li sidigas vin sur tapiŝon, li proponas al vi en plata taso verdan teon. Sed ankoraŭ nun ne ĉiu uzbeko, eĉ kom.-partiano, vin enkondukos al virina parto de l’ domo kaj prezentos sian edzinon.

Kaj tamen… Kaj tamen paranĝo mortas.

Jam 90 000 uzbekinoj formetis paranĝon!

Ili formetadis ĝin publike, malkaŝeme sur placoj de Samarkand, Kokand, Andijan.

Tiun-ĉi simbolon de centjaroj de virina senrajteco kaj sklaveco ili bruligis sur brullignaroj.

Virino de Uzbekio — energia, kuraĝa — batalas por sia liberiĝo.

Suferiga vojo! Vere sangoplena… Ili konscie iras por malhonoro, ĉar estas senhonta ti-kiu malkovris vizaĝon sian kaj videbligis ĝin por vira okulo. Ŝin malbenos la patro, forpelos la edzo, lasos parencoj. Ŝin oni povas perforti, el post angulo mortigi, eniginte ponardon inter skapolojn — kaj la vilaĝo aprobos mortigulon, kaj maljunuloj en teotrinkejo, karesante siajn grizajn barbojn, eldiros: “Por hundo — hundeca morto…”

Nur en jaro 1927 la registaro de Uzbekio eldonis dekreton pri specialaj rajtoj por uzbekinoj kiuj petas helpon en juĝejo. Iliaj juĝaferoj estas solvataj ekstervice, kiel t. n. montr-procesoj. Al familioj de virinoj, pereintaj en batalo pro liberiĝo, estas elpagataj specialaj pensioj.

Orienta virino laboras en sovetoj, kooperativoj, diversaj sociaj organizoj. Ŝi aliĝas.

Jen kelkaj ciferoj: En j. 1925/26 en Uzbekio, Turkmenio k. a. orientaj res-

¹) Vizaĝkovrilo en uzbeka lingvo. ²) Longaj manteloj portataj de multaj orientaj popoloj.

— paĝo 4 —

68 — SENNACIULO

publikoj — entute 19 — oni kalkulis 29 842 virinojn — soci-laborantinojn. En j. 1926/27 ties kvanto pligrandiĝis preskaŭ duoble: — 48 057. Kom.-partio de 12 orientaj respublikoj kaj regionoj havis en j. 1922 nur 234 virinojn, sed ĉi-jare 2160.

Tiel la virino de Soveta Oriento traboras sian vojon malgraŭ ĉiuj malhelpaĵoj.

Trad. S. B-v.

★

TAGO EL MIA VIVO

Kun ĝojo mi legis la unuajn artikolojn, kiuj aperis en “S-ulo” sub la titolo “Tago el mia vivo”. Tiuj ĉi artikoloj donis iom da vigleco al nia gazeto. Sed mi devas konstati kun bedaŭro, ke lastatempe la artikoloj fariĝas tro monotonaj. Unu similas la alian, kvazaŭ unu estus kopio de la alia.

Mi estas scivola kiel pasigas K-doj la liberan tempon, kiam ili ne plu sentas la jugon de materiaj zorgoj.

Mi klopodos mem pentri la bildon de mia libertempo, priskribi la bildon de mia dimanĉa tago.

Mi estas komizo, 24jara. Mi laboras sabate ĝis la 19—19½ horo. Poste mi rapidas hejmen alivestiĝi. Mia vagonaro, kiun mi estas prenonta, foiras je la 20 h. Mi do havas nur duonan horon por veturi hejmen, alivestiĝi kaj atingi la vagonaron. Kun la antaŭe preparita dorsosako mi forlasas la hejmon kaj feliĉe atingas la vagonaron. Mia destin-loko estas ĉ. 18 km. de Budapesto. Mi alvenas tien post 50 minutoj.

Tie ni havas komunan tendon. K-doj, kies laboro finiĝis tagmeze jam estas ĉi tie kaj preparis ĉion, eĉ la kuŝejon por mi. Ili ĝoje min salutas. Kun mi alvenis

[BILDO p.4 | 36,15,61,43] Foto: juna viro en bankalsono staras nudpiede antaŭ tendoj sub arboj; malantaŭe alia persono.

ankaŭ aliaj K-doj, kiuj ankaŭ apartenas al la Laborista Sporta Asocio. Demetinte la vestojn ni iras bani en la ondojn de Danubo. — Estas jam noktomezo, kiam ni kuŝiĝas. Post 4—5 hora dormado ni leviĝas. Kaj ĉe la matenkrepusko ni denove estas en la akvo. Ni ĝoje salutas la leviĝantan sunon. Ni admiras la belecon de l’ naturo. Ni mem banas nude, senveste, ĉar la K-dinoj ne ankoraŭ ellitiĝis. Iom poste ni metas ban-pantalonetojn. Ni gimnastikas kaj matenmanĝas.

Notinde estas, ke la plejmulto el ni estas aŭ vegetaranoj aŭ t. n. krudaĵmanĝuloj¹). Multaj el ni estas kontraŭalkoholuloj.

Tagmeze alvenas ankoraŭ granda nombro de Gek-doj el la urbo. Ni pasigas la posttagmezon amuzante nin per diversaj ludoj. La manpilkludo anstataŭas la piedpilkludadon; la lasta estas tro sovaĝa kaj pro tio ni preferas la unuan. Ni ankoraŭ banas unufoje ĉu en la refreŝigaj ondoj ĉu en la sun-radioj. Ni kantas diversajn laboristajn kantojn.

Per simila senzorga pasigo de l’ tago refortiĝas niaj muskoloj kaj ĝenerale nia korpo. Per la flegado de la korpo, per ĝenerala klopodo al la korpkulturo ni volas labori ne nur mense por la homa kulturo. Ni kontraŭstaras la eklezion, kiu ĉiam batalis kontraŭ la nuda korpo. Ni klopodas klaskonscie eduki harmonie belan kaj fortan korpon, ĉar — en sana korpo — sana animo.

Budapesto, 3. 8. 27.

(343.)

¹) Ili manĝas ne kuiritajn legomojn kaj fruktojn.

Ĉu vi jam renovigis vian membrecon al SAT?

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

(Daŭrigo sepa)

La komplemento (kontraŭo) de tiu grandega magia potenco estis, ke la reĝoj devis rigore obei iajn regulojn. Ili, ekzemple, ne povis manĝi aŭ trinki kion ajn. Laŭ Moret kaj Davy, tiuj tabu-oj (malpermesoj) devenas de la treege antikvaj kutimoj, tiaj, kiaj estis la malpermeso manĝi la totemon.

La faraonoj estis respondecaj pri ĉio, pri la malbonaj rikoltoj, pri la epidemioj, unuvorte pri ĉiuj malfeliĉegoj. Kiam okazis, ke reĝo estis ĉu malsana, ĉu tro maljuna por povi malhelpi tiujn malfeliĉegojn, la popolo postulis, ke li estu mortigata: “Tuj kiam aperas ĉe reĝo simptomoj de maljuneco, aŭ ĉe antaŭdifinita dato, post dek du, dudek aŭ tridek jaroj da regado, oni mortigas la reĝon dum granda ceremonio kaj oni anstataŭas lin per juna heredanto. Plej ofte, la reĝoj sukcesis mildigi tiujn kutimojn, delegante kiel anstataŭantojn homajn aŭ bestajn oferatojn; sed tiuj anstataŭoj estis tolerataj nur se ili donis al la maljuniĝintaj reĝoj renoviĝon de juneco kaj saneco¹⁵).”

Cetere, post lia morto la rolo de reĝo ne estas finita; ĝi eble estas eĉ pli grava. La reĝo, kiu estas dio, ne povas ja vere morti. Lia surtera morto estas nur la komenco de supernatura vivo. Li restas la protektanto de la mortintaj homoj, kiel li estis surtere la protektanto de la vivantoj. Tio klarigas kial fervorege kaj penege la egiptoj konstruis por la mortintaj faraonoj grandegajn kaj belegajn tombojn. La kolosaj piramidoj estas ja nur tombaj fortikaĵoj, kiuj defendas la kadavron de la dio-reĝo.

Ĉe la antikvaj egiptoj la kulto al kadavroj de reĝoj havis realan signifon; ĝi tute kongruis (konvenis) kun la tiutempa kredo. Nuntempe oni ankoraŭ konstatas similan kulton al kadavroj, sed ĝi estas nur formortinta restaĵo de iam vivanta ideo. Por kompreni kial “materialisme” pensantaj homoj povas ankoraŭ nuntempe honori putrantan karnon kaj ĝin zorge konservi en maŭzoleoj, necesas scii, ke tiu kutimo havis en la antikveco ian logikan signifon. Ĉi-okaze ni rimarkigu, kiom longe vivas ideoj, kiom forte ili influas la agojn de la homoj. En nia epoko, kiun karakterizas la scienco, la tekniko, fruktoj de la Racio, oni tamen konstatas, ke la mistiko, la religio ankoraŭ forte influas eĉ “liberpensantajn” homojn.

La leganto ne konkludo el tiu mia rimarko, ke mi kredas je la ekzisto de ideoj kun propra vivo, havantaj vere faktan vivon. Mi bone scias, ke la unuiĝo de la tuta Egiptio sub la regadon de unu sola reĝo-dio povis okazi nur tial ke la ekonomiaj kondiĉoj postulis tion. La vivo en la Nila valo estis ebla nur per discipline organizita socio. La loĝantoj de la Delto ne povus vivi, se okaze de sekeco la loĝantoj de la Alta Egiptio retenus la akvojn de la riverego; same okazus, se la riveraltiĝo superakvigus la Delton. Necesis konstrui kaj prizorgadi kanalojn, digojn, akvujojn. Kaj tio estis ebla nur per unueca regado. Necesis ankaŭ defendi la riĉaĵojn de la lando kontraŭ la oftaj atakoj de la nomadoj el la dezerto. Ni do konstatas, ke la ekonomio estis la ĉefkaŭzo en la estiĝo de la sociaj fenomenoj. Sed samtempe la kredoj, la ideoj ludis ankaŭ grandan rolon. La homo ja estas partoprenanto en la ekonomio; kaj la homo estas animalo havanta ideojn. Laŭ tio ĉu tiuj ideoj estas mistikaj, religiaj aŭ raciaj, la nepra malvolviĝo de la sociaj fenomenoj okazas pli aŭ malpli rapide kaj glate. Estas

¹⁵) Moret kaj Davy.

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 69

ANATOL FRANS PRI LA MILITO

Malamu la militon!

“Virinoj, vi kiuj estas pli kuraĝaj ol la viroj, savu la homaron! Ĝi koncernas vin, ataki la monstron, kiu ĝin formanĝas; ĝi koncernas vin, batali kontraŭ la milito; batalegi senkompate. Do, de nun, antaŭen, malamu la militon per nekvietigebla malamo. Malamu ĝin, konsiderante ĝiajn krimojn, malamu ĝin vidante en la ornamaĵoj de la triumfo, kun la palmobranĉoj de la venko. Via malamo estu mortiga al ĝi; mortigu ĝin.

Ne diru, ke tio estas neebla kaj ke ĝi daŭros tiom longe, kiom la homa gento, ĉar la nacioj ĉiam estos malamikaj. Ili ja estas tiaj, kiam ili ekzistas. Sed la nacioj ne ĉiam daŭros. Ho virinoj! ho patrinoj! Niaj genepoj vidos Eŭropajn Unuigitajn Ŝtatojn, ili vidos Tutmondan Respublikon.

Virinoj bonkoraj, incitite per tiuj sentoj, iru tra la mondo kaj vi savos Eŭropon kaj estigos la feliĉon sur la tero!”

ANATOLE FRANCE (Anatol Frans). Tradukis SAT-ano 3489.

Ŝatu la militon

“La glavo ĉiam donis la superregadon al la pli bonaj. Oni bedaŭras, ke la armeo estas perforto kaj nur perforto. Sed oni ne pripensas, ke tiu perforto anstataŭis malordon, kaj fine, ke ĉie, kie ne ekzistas armeo, la mortigoj estas hejmaj kaj ĉiutagaj. La soldato estas necesa, kaj la milito estas, inter ĉiuj sociaj fatalaĵoj, la plej konstanta kaj la plej nekontraŭstarebla.

Mi kuraĝos diri, ke la milito estas humana, en tiu senco, ke ĝi estas la propreco de l’ homaro. Ĝi reprezentas la solan interkonsent-eblecon inter ties brutaj instinktoj kaj ties idealo pri justeco. Ĝi reguligas la perforton kaj tiel konsistigas la plej grandan rezultaĵon, kiun la homa speco ĝis nun atingis por mildigi la morojn. Ĉu oni faros pli bone en la estonteco? Ĉu oni forigos la perforton, kiun oni nur reguligis? Ĉu oni ĉesos militi, kaj ĉu la soldato iam malaperos? Estas ĥimere esperi tian rezulton kaj danĝere labori por ĝin atingi.

La homo estas subigita al la fatalaĵoj de sia origino. Li laŭnature emas al perforto. Kiam li estos pacema, li ne plu estos homo, sed io nekonata, pri kio ni eĉ ne havas antaŭsenton. Ĉu mi konfesos tion? Ju pli mi pripensas, des malpli mi kuraĝas deziri la malaperon de la milito. Mi timus, ke malaperante, tiu granda kaj terura potenco kunportus kun si la virtojn, kiujn ĝi naskigis kaj sur kiuj nia socia konstruo hodiaŭ staras. Forigu la militajn virtojn, kaj la tuta civila socio forfalos. Sed eĉ se tiu socio povus restariĝi sur novaj bazoj, la ekzisto de universala paco ne kompensus la maleston de la sentoj il kuraĝo, honoro kaj ofero, kiujn la milito konservadas en la koroj de l’ homoj. Ĝi naskas kaj luladas la heroojn en siaj sangaj brakoj. Kaj estas tiu funkcio, kiu igas ĝin plej nobla kaj sankta!”

ANATOLE FRANCE (La Vivo en Parizo, en la jurnalo “La Tempo”, 18. julio 1886). Tradukis Eŭtrapel.

ja tute logike, ke ideoj vivantaj per la cerbo de homo influu la historian procezon.

La Egipta Imperialismo

La faraonoj sukcesis trudi sian regadon ne nur al tuta Egiptio, sed ankaŭ al najbaraj popoloj. Pliviglîĝis la socia kaj politika vivo de la egiptia popolo. Naskiĝis rimarkinda literaturo populara kaj filozofia; kreiĝis grandioza arto, kiu vekas ankoraŭ admiron ĉe nuntempuloj.

Rilate fremdulojn, la egipto konsciis pri sia socia, politika kaj intelekta supereco. La fiereco esti regato de potenca faraono vekis ĉe li koncepton pri egiptia patrio.

Kaj, kiel logike devis okazi, la faraonoj estis devigataj fari imperialisman politikon. La popolo ja bezonis krudaĵojn el eksterlando; ĝi bezonis eksporti naturaĵojn de la kampoj kaj produktojn el la laborejoj sur la fremdajn bazarojn. La lando tendencis fariĝi iu “plej granda Egiptio”. Militaj ekspedicioj (militiroj) plioftiĝis. Invadintoj estis forpelitaj, barbaroj venkitaj. Palestino kaj Sirio estis konkiritaj; egiptia imperio en Azio fondita. Dum tuta jarcento (1460—1360) la egiptia superregado sin trudis preskaŭ sen milita enmiksiĝo.

Tiu imperialismo estis ja ekonomia neceso. Ĝi provis sin trudi ne nur per armiloj, sed ankaŭ per diplomatiaj rimedoj. La faraono ne ĉiam kaj ĉie trudis sian personan regadon. Li kontentiĝis per la vasaleco de la venkitaj reĝoj, kiuj pagis al li tributojn. La nuntempaj regmanieroj kiel la protektorato estis jam aplikataj. La egiptia kulturo sin trudis per tute similaj rimedoj, kiel tiuj uzataj hodiaŭ de la Grandaj Potencoj. La egiptia administrado lasis ian sendependecon al la “protektataj” popoloj; la kutimoj kaj moroj de ĉiu urbo estis respektataj; same ankaŭ la diversaj religiaj kultoj. Tio estas historie pruvita. En la jaro 1887 a. K. oni ja eltrovis en la ruinoj de la antikva ĉefurbo Ikhutatono (nuntempe Tell el-Amarna) proksimume 300 brikojn, gravuritajn laŭ konforma skribo kaj kiuj konsistigis la arkivajn dokumentojn de la departemento por eksteraj aferoj de la tiutempe reganta faraono, Amenofis la IV-a (1380—1362 a. K.). Por la unua fojo en la historio de l’ mondo aperis skribaj dokumentoj, kiuj rakontas per klara maniero pri eksterlanda politiko de la antikva Egiptio.

(Pluo sekvos) E. Lanty.

Daŭrigu la varbadon por Sennaciulo!

MILIONULOJ

Legante tiun ĉi vorton oni kredas sin en la inflacia epoko. Jes, siatempe SAT eĉ estis multfoja bilionulo, sed en sekvanta artikolo ne temas pri la inflacia epoko, tute ne! Tiuj mil — ion — uloj ekzistas nuntempe kaj ne nur en Germanio. Ĉiu lando kapitalista ja havas tiajn ulojn en pli malpli granda kvanto. Bona signo, ke tiuj vampiroj tre bone kaj sagace komprenis la ekspluatadon de siaj kunhomoj. Unuflanke milionuloj kaj aliflanke — malriĉuloj senlaboruloj. Jen la plej drasta bildo de la kapitalista sociordo. Ni paroligu la faktojn.

La Statistika Regnoficejo de Germanio publikigas tre interesan statistikon rilate la loĝlokojn de la milionuloj en la germana “respubliko”. La plej multaj milionuloj troviĝas en la ĉefurbo Berlin, tiam sekvas laŭvice la aliaj urboj. Ni citu kelkajn:

Urbo Milionuloj
Berlin 525
Hamburg 155
Leipzig 98
Frankfurt 88
München 79
Köln 75

ktp.

Kompreneble ni ne lasu trompi nin. Ni scias, ke en ĉiu urbo ekzistas pli da tiaj “malriĉuloj”, kiujn la Statistika Oficejo ne povas registri, ĉar tiuj uloj tute ne fanfaronas, sed ŝatas resti kaŝaj milionuloj. La kaŭzon ni tre bone scias. Post la fanfarono tre rapide marŝas la fisko kaj pagi impostojn estas la plej malŝatata okupo de tiuj “malriĉaj” milionuloj. Pro tio laiko tute ne povas imagi kiom da impostoj kaŝe retenas tiuj vampiroj. Iu laboristo, laboranta en fabriko aŭ ĉe iu entreprenisto, ne havas la eblecon trompi la ŝtaton, ĉar ĉiu pfenigo da impostoj jam estas dekalkulata en la kontoro ĉe la elpago de la salajro.

Tre interesa estas la demando ĉe tiuj statistikaj konsideroj: Kiom da impostoj pagas tiuj milionuloj? Ankaŭ tiurilate la statistika oficejo donas informon. Ekzemple la kapitalo, kiun posedas tiuj 98 milionuloj en Leipzig, estas impostata kun 1½ miliardoj da markoj. Tiu fakto montras al ni, kiom da mono troviĝas en la poŝoj de kelkaj vampiroj. En Leipzig ni povas konstati, sur unu flanko 98 milionulojn, kaj sur alia flanko iom pli ol 500 000 laboristoj. Meznombre 5000 laboristoj devas laboregi por ĉiu el tiuj vampiroj, por ebligi al ili bonstaton kaj luksan vivon.

Kvinmil kontraŭ unu!

K-doj, tiu ĉi kontrasto ne povas daŭre restadi. Venos la tempo, kiam la proletoj marŝos en unu vico kaj rompos la barojn por fine dissiri tiun de “dio dezirata” sociordo.

Rolo.

— paĝo 6 —

70 — SENNACIULO

☆ DISKUTEJO ☆

La Socialismo depost la Milito

Sangoplena fosaĵo disigas la novan socialistan generacion de la maljunaj agitantoj antaŭmilitaj. La milito detruis la unuecon de la Laboristaro: socialistoj kaj komunistoj interbatalas anstataŭ unuiĝi. Ĉiuj apelacias al Marks, sed la komunistoj asertas, ke ili, solaj, restas fidelaj al la unuatempa marksismo de la 1847-a jaro: “la historio estas nur longdaŭra klasbatalo: inter proletoj kaj kapitalistoj la konfliktoj pliakriĝas laŭmezure kiel plifortiĝas la kapitalisma kuncentriĝo; la proleta klaso, kies mizero senĉese pliiĝas, fine ekrevolucios, kaj preparos, per diktatoreca periodo, la estiĝon de la Proletaro”; jen estas la esenco de la dogmo. Ĉiu, kiu ne restis severe fidela al tiaj principoj, perfidis.

La konvinkiĝo kaj la atakoj de la komunistoj ŝajnas procedi de duobla eraro. En lando tiom aliĝita [?], kiel estas Eŭropo de 75 jaroj, estas paradokse reveni al la tekstoj de la 1848-a jaro. La ekvolviĝo de Usono, la ekonomia valoriĝo de la mondo, la kuncentriĝo de la trustoj ŝanĝis la aspekton de la kapitalisma mondo. “La Marksismo devas evolui aŭ ĝi bankrotos”. Cetere la revizismo datumiĝas [?] nek de Bernstein, nek de Jaurès, sed de Marks mem, kiu kapablis adaptiĝi al la realeco. La koncepto de Marks ne estas tute kompleta en la Manifesto, oni devas ĝin kompreni en ĝia tuto; tiam aspektas treege malpli simpla kaj malpli bruta.

Ni do ekzamenu kiaj estis kaj kio fariĝis la grandaj tezoj:

  1. Ke la ago de la ekonomiaj faktoroj estu plinflua en la historia evoluado, tio estas evidenta. La principo pri la historia materialismo fariĝis ĝeneralaĵo, ĝi apartenas al la “intelekta hereda posedaĵo” de la homaro. Sed ĝi ne implikas, por ke oni devu plene preterlasi aliajn faktorojn moralajn aŭ politikajn. La vekiĝo de la ĉina naciismo, la hinda por-aŭtonomia movado, eble klariĝas per ekonomiaj konfliktoj, sed oni neniel konscias pri ili, kaj tiuj mem, kiuj impulsas, lokas siajn depostulojn sur alia kampo. La sociaj bataloj estas antaŭ ĉio, sed ne ĉiam ekskluzive, klasbataloj.

  2. Kiel prezentiĝas tiaj klasbataloj? Ĉu oni devas vidi en ili nur simpligitan konflikton inter du homaj grupoj: la kapitalistoj kaj la Proletaro? Je fino de la tria volumo de la Kapitalo, Marks mem konstatas, ke, en la nuna socistato, estas tri klasoj kaj ne du: la salajratoj, la kapitalistoj kaj la bienuloj. Li eĉ analizas la agadon de la klasoj interaj, nome de la kamparanoj-posedantoj.

Koncerne la laborularon, ĝi komprenas la intelektulojn, kiel la manlaboristojn. La spirita laboro samvaloras la alian, kaj Marks malatentas nek la observistojn nek la direktistojn de la industrio.

La kapitalista kuncentriĝo mem ne efektiviĝas laŭ skema reguleco. La fakto praviĝas koncerne la industrion. Sed koncerne la komercon, la kuncentriĝo estas nekompleta: la “butikoj je multnombraj filioj” prezentas tipon pri kuncentriĝo tre diferenca de tiu de la grandaj industriaj trustoj. Koncerne la terkulturadon, ĝia kuncentriĝo estas ankoraŭ multe malpli certa: la dramo de ĉi lastaj jaroj estas la peciĝo de la granda agrara posedaĵo en Sovetio kaj en la tuta orienta Eŭropo. Ni estas malproksime de la fama antitezo de Marks: nombro malkreskanta da kapitalistaj magnatoj, baldaŭ tute senpropraigotaj de nombro kreskantaj da proletoj.

Ĉu tiu Proletaro iras tiel senŝanceliĝe, kiel estas dirite, al sia emancipiĝo? La mezaj klasoj, la laboristoj produktantaj la superaĵon plproksimiĝas al la kapitalismo, dank’ al kiu ili vivas. La batalo fariĝas treege pli malfacila: “ne temas kontraŭbatali kelkajn individuojn, sed klason, kiu kalkulas sur frakcion de la Proletaro en la batalo kontraŭ la proletoj!”

  1. La leĝo pri la kreskanta mizero ankaŭ ne povus esti kontrolata kun matematika akurateco. Sendube, depost la milito, la krizoj de senlaboreco en Anglio, en Polio, en Germanio ŝajnas venigi al kreskanta proletarigo. Sed fortoj agas kontraŭdirekte, la okhora labordaŭro, se ĝi estis venko laŭ principoj, ankaŭ venigis materiajn pliboniĝojn: “la politika kaj socia penado de la laboristoj celas kompensi la agadon de la kapitalismo”.

  2. Tiel, la batalo por la aliĝo [?] de la nuna reĝimo restas akra, necerta en sia irado, estas necese, ĉiupaŝe, rompi kontraŭstarojn, kolizii kun interesoj bone aŭ malbone komprenataj, vidi tiujn, por kiuj oni batalas, sin turni kontraŭ tiuj, kiuj batalas.

Ĉu pliboniĝoj povas sufiĉi por forigi tiajn malhelpojn? Marks forte kondamnis la Blankistan ribelon (tio estas la ribelo laŭ Blanc¹), li antaŭvidis la reformismon preparanta la revolucion. Ĉu longdaŭraj elvolviĝadoj kaj revoluciemaj krizoj ne devas alterni? Se ne, ĉu oni ne riskas vidi, ĉiumomente, la monajn [?] potencojn modifi kaj ruinigi la decidojn de la ĝenerala voĉdonrajto?

Se la Revolucio, “akuŝisto de la nova Socio”, devas okazi por kompletigi tiajn penojn, se la diktatoreco de la Proletaro, konceptata kiel la diktatoreco de la plimulto venkinta kontraŭ la atakoj de la burĝa klaso, devas iam fariĝi nepra, nia rolo konsistas en dediĉo al la ĉiutaga agado niajn fortojn, nian spiriton, nian koron, por baldaŭigi tian progreson malkontinuan, sed realan, al kiu ni kredas.

E. Lamare.

Kun afabla permeso de la redakcio tradukis el “L’Eveil Universitaire” (La Universitata Vekiĝo), jurnalo de la socialistaj gestudentoj el Belgio.

M. S. (1784).

Adreso de la organizo:

K-do Jean Allard, 5, rue Vapart, Angleur (Belgio).

La socialistaj gestudentoj el ĉiuj landoj estas petataj sendi salutojn al ĉi organizo por disvastigi nian movadon en ĝi. Kelkaj mitrali [?] blufas en ĝi.

La tradukinto.

¹) Ĉu ne Blanqui (Blanki)? — Red.

[REKLAMO p.6] Jus aperis: E. IZGŬR — NUR VOLU! — La festo de laboro kaj paco — Unuamaja kanto de ribelo — Eldono dua, reviziita kaj ilustrita — Prezo: 0,70 mk. g. — Mendu ĉe Administracio de SAT Rich. Lerchner, Leipzig O 27 Colmstr. 1 (Germ.)

Por nia Distro

Hejmaĵo

Binks al sia amema edzino dum la matenmanĝado:

— Ĉu vi scias, amatino, ke hodiaŭ estas la dudek-kvina datreveno de nia geedziĝo? Mi tuj buĉos kokidon pro tiu okazo.

— Ho! aŭskultu, karulo, respondis riproĉtone sinjorino Binks, kial puni bedaŭrindan beston pro tio, kio okazis antaŭ dudek-kvin jaroj!

* * *

Por trankviligi la gemaljunulojn

— Iu bona maljunulino, tremante je penso pri la infero, konsultas sian konfesprenanton, kiu al ŝi malfermigas la buŝon, tute sendentan…

… Iru en paco, mia bonulino, vi neniel bezonas timi. Estas dirite en la Evangelio, ke la infero estas loko, kie oni grincigas la dentojn! Vi estas imunigita, ĉar vi ne plu havas ilin…

* * *

Prisciença diskutado

Du negroj diskutas pri la teorio de Darwin koncerne la evoluon.

— Darwin estis prava, diras la unua; kiam mi cin rigardas, mi bone vidas, ke ci devenas de la simio.

— Ankaŭ mi kredas al cia evoluo, respondas la alia, ĉar, kiam mi cin rigardas, mi vidas, ke ci ne ankoraŭ evoluis!

Kompiltradukis 1784.

— paĝo 7 —

SENNACIULO — 71

TRA ESPERANTIO

INTERLANDA ESPERANTO-KORESPONDADO KIEL EDUKILO AL SENNACIISMO

La nuna periodo de l’esperantista vivo kaj movado bazas sin sur la esp-a literaturo kaj interlanda esp-a korespondado, ĉar la nunaj cirkonstancoj ne estas favoraj por renkontiĝo kaj persona interamikiĝo de diverslandaj esperantistoj; do esperanta laborista libraro kaj korespondado estas tiu ligilo, kiu kunligas la ruĝan esperantistaron. Tial nenio mirinda estas en la fakto de ĉiujara kresko de internacia korespondado per esperanta. La graveco de ĉi fako en nia movado devigas nin, SAT-anojn, tre serioze studadi ĉion rilatantan al la interlanda korespondado por organizi tiun ĉi emon de l’ proleta esperantistaro al korespondado kun eksterlandanoj. Ni devas ne nur preni ĝin sub nian gvidadon, sed konscie per rektaj, taŭgaj rimedoj direkt-konduki tiun ĉi brue traboriĝantan torenton de korespondaĵoj, ofte senordan, en sennaciecan fluejon, konformigi ĝin kun la celoj de nia SAT-movado¹).

Kiel naskiĝas ordinare interlanda korespondado?

Ĉiu nova ano de esperanta movado, ofte eĉ nur “amiko de esperanto”, apenaŭ ellerninte abocon de la lingvo sendas sian leteron eksterlanden por konvinkiĝi, ĉu li efektive estos komprenata en “la tuta mondo”. Ĉu la instruistoj kaj kursgvidantoj malhelpas al tio? Male: plejparte ili aprobas tion, por pliigi la intereson de sia lernanto al studado de la lingvo aŭ por kolekti kiom eble plej multe da ekspoziciaĵoj por propaganda ekspozicio. Tia estas la unua paŝo en korespondado, kiun ni tamen ne povas refuti.

La dua estas — organizado de “ĉeletoj” por interkorespondado en kluboj, lernejoj, fabrikoj, kun la celo interligiĝi kun eksterlandaj K-doj. La korespondado fariĝas pli serioza, sed tiuj ĉi grupoj tre ofte korespondadas pere de esperantisto-tradukisto kaj ofte ne trovas tempon por mem ellerni esperanton. Pro tio la korespondado ne estas longedaŭra.

La tria granda kategorio de korespondado estas tiu de infanoj en lernejoj, por kiuj la korespondado havas pli amuzan ol seriozan karakteron. Ĝia celo estas ellerno de la lingvo, tuja ĝia apliko, kolekto kaj interŝanĝo de objektoj interesaj por infanoj.

Restas ankoraŭ grupo da lertaj esperantistoj, kiuj korespondadas kun serioza celo; inter ili ni povas trovi tiujn, kiuj en sia korespondado estas veraj sennaciuloj, havantaj ĉiam antaŭ siaj okuloj klaran idealon de SAT-movado. Ili per sia korespondado propagandas la ideojn de sennaciismo kaj ofte kreas novajn adeptojn (sennaciulojn) el siaj korespondantoj²).

Ĉe la unua rigardo ŝajnas, ke nur la lasta kategorio de korespondantoj estas utila por la SAT-movado, tamen tiu konkludo ne estus tute vera. Ni pripensu, ke multaj el tiuj K-doj fariĝis “bonaj” korespondantoj-sennaciuloj trapasinte antaŭe la unuajn grupojn de korespondemuloj; ili, por tiel diri, “elkreskis” el tiuj embriaj kategorioj. Do, ni ne malŝatu, sed atenteme prizorgu tiujn unuajn ŝtupojn al la supera speco de interlanda korespondado, ni transformigu ilin laŭ niaj celoj, ni kulturigu bone tiujn florbedojn, sur kiuj devas elkreski belaj floroj de vera sennacieca kulturo, ĉar estas nenia dubo, ke en nia epoko de disigita homaro la interlanda esperanta korespondado estas la plej efika rimedo por unuigi diverslingvan Proletaron en unu potencan, fortike cementitan kaj unuece kulturitan en sennacieca idearo forton. Tial ĉu aranĝante infan-korespondadon, ĉu helpante al komencantoj, ĉu kolektante materialon por niaj ekspozicioj, — ni ĉiam memoru la finan celon de la laborista korespondado — sennaciecan edukadon kaj edukiĝon.

El kio do povas konsisti tiu eduk-edukiĝo?

Mi provos skizi la ĉefajn ideojn, kiuj povas utili por atingi tion:

  1. Kunfratiĝo de laboruloj diverspopolaj. La ekonomiaj kaŭzoj postulas la unuiĝon de ĉiulandaj laboristoj: “Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu”. Agante en tiu direkto ni devas nepre havi sukceson, ĉar ni, krom ĉiuj fortoj unuigantaj la Proletaron, havas ankoraŭ lingvon por ĝi komunan, per kiu ni povas plirapidigi la procedon de la unuiĝo.

  2. Disvastiĝo de esperanto. Ni ne estu tro facilanimaj rilate al daŭro kaj kvalito de esperanto-kursoj. Ni klopodu, ke antaŭ ĉio niaj anoj kaj korespondantoj estu lertaj esperantistoj. Mallerta esperantisto ne taŭgas por serioza korespondado, li baldaŭ tedos al sia korespondanto. Ni instigu ellerni la lingvon, ĉar pro ĝia facileco ĉiu povas ekposedi ĝin. Ni gvidu la perfektigon en tiu rilato, ni amike korektu la erarojn kaj difektojn de stilo en leteroj, ĉar multajn nekorektaĵojn kaj “pezaĵojn” en la stilo povas rimarki plej facile nur eksterlandulo.

  3. Propagando de SAT. Per korespondado oni ofte sukcesas disvastigi la ideojn de nia asocio, varbi novajn SAT-anojn, fortiri laboristojn el la neŭtrala esperanto-movado ktp. Sendado de SAT-eldonaĵoj, jurnaloj multe helpas por tio.

  4. Batalo kontraŭ mensogemo kaj ŝovinismo de burĝa gazetaro per vera priskribo de la situacio, tendencoj kaj okazintaĵoj de laborista vivo. “Nia gazetaro skribas tion kaj tion pri la lasta okazintaĵo en via lando. Skribu al ni la veron pri tio.” — Jen estas la peto tre konata al ĉiu korespondanto. Ĝi montras, ke esperanta korespondado povas solvi la demandojn (de la laboristoj) aliel ne solveblajn pro diverseco de priskriboj en diverspartia nacia gazetaro. Precipe tio rilatas al la vivo de Sovetlandoj pritraktataj de la vidpunktoj de burĝaj gazetistoj. El tio sekvas:

  5. Sovetlandaj korespondantoj devas konatigi al siaj eksterlandaj Kamaradoj la laboristan vivon en Sovetio kaj precipe la solvon de l’ naciproblemo en sovetaj respublikoj. Sur la vastega areo de Sovetio ne ekzistas ja “malamikaj” limoj, doganejoj kaj aliaj baroj por ĝiaj diversnaciaj civitanoj, apartenantaj al diversaj sovet-respublikoj.

Gvidata de ĉiuj ĉi ideoj, la interlanda korespondado nepre pli aktivigos ĉiun K-don, plilarĝigos liajn interesojn kaj subtenos ĉiam lian animstaton sur la alta nivelo de sennaciismo. (Finota.)

V. Vozdviĵenskij (Odessa), SAT-ano 4024, instruisto de Muziklaborlernejo (Muztrudŝkola).

¹) Racia grandskala organizado de la korespondado postulas bonan statistikon precizan kaj profunde karakterizantan la korespondantaron kaj la korespondaĵaron. Sed ni prokrastas la pritrakton de tiu ĉi speciala problemo ĉar ĝi eliras ekster la temon de ĉi artikolo.

²) K-do Akselrod en Odessa aliĝis al SAT 5 siajn korespondantojn-laboristojn, kiuj ĝis tiam nenion sciis pri sennaciismo.

Agu honeste!

Multaj Gek-doj plendas, ke laŭ iliaj anoncoj en korespondfako de “S-ulo” pri kolektiva korespondado, ili plejparte ne ricevas eĉ unu leteron. Laŭ mia opinio, tio estas kulpo de la kolektivgvidanto, kiu ricevinte jam ian leteron malrapide respondas aŭ eĉ entute forgesas pri sia devo. Ĉiu korespondemulo, proponinte unufoje al iu kolektivo la interkorespondadon kaj ne ricevinte respondon evitas poste ĝenerale la kolektiv-anoncojn. Mi kategorie proponas al la redakcio de “S-ulo” pridiskuti sur la paĝoj de nia gazeto jenon:

  1. Ĉiu petanto pri korespondado okaze de lia nerespondo al iu korespondpropono pagas en la SAT-kaso punmonon: a) egala al SAT-kotizo, se li nur anoncis sian adreson; b) la duoblan sumon, se li ankaŭ garantiis aŭ certigis la respondon.

Por ni, proletoj, la interkorespondado ne estas ludilo, kaj ni ankaŭ ne havas superfluan monon por vana korespondado. (6771.)

Rim. Principe la propono de nia K-do estas tre subteninda. Bedaŭrinde en la praktiko ĝi estas malfacile efektivigebla. Longa enketo estus necesa por pruvi a) ke la letero sendita ne perdiĝis survoje, b) ke saman sorton ne havis la respondo, c) ke la korespond-petanto ricevis respondon pri la temo anoncita k. ne pri alia ktp. Almenaŭ ne estas malbone, ke oni alvoku pri honesteco k. seriozeco. — E. L.

★ DIVERSAĴOJ ★

Nova sendstacio disaŭdigas en esperanto

Regule ĉiun lundon je la 8,30 h. vespere (laŭ Kieva tempo) per ondlongo 775 m. Radio-Oficejo de Kieva Intersindikata Komitato disaŭdigas en kaj pri esperanto. La disaŭdigoj jam okazis la 10., 17., 24., 31. de oktobro kaj 14. de novembro. Idistoj penas propagandi inter Kieva radiistaro kaj trudi al ĝi sian dialekton. Tial tre gravas, ke ĉiu eksterlanda esperantisto aŭskultinta Kievan esperantan disaŭdigon sciigu pri tio al la radio-oficejo laŭ la adreso: Sovet-Unio, Kiev, str. de Korolenko, 33, “Dvorec Truda”, kv. n-o 125, Radio-Bjuro OSPS. 728.

*

Pri “Oktobra Revolucio”

La ĉi suba “gratulo” estas unu el la plej tipaj, kiujn ni ricevis okaze de la X-a datreveno de “Oktobra Revolucio”. Pro manko de loko ni kompreneble ne povas publikigi ĉiujn. Dankon al ĉiuj sendintoj! — Red.

*

La Batuma “SAT”-ĉelo, ĉe la Centra Laborista Klubo, kaj la Militista Esperanto-Rondeto, ĉe la N-a Ruĝarmeana Klubo, kore gratulas sian revolucian gazeton “Sennaciulo” kaj la tutmondan “SAT”-anaron, okaze de la X-a datreveno de la Proletara Revolucio.

Ni esperas, ke dum la Nova Proletara Jaro, la Citadelo de l’ Tutmonda Revolucio, Sovetio, ĉiam plu plifortiĝos kaj progresos, en ĉiuj rilatoj, konstruante la Novan Vivon

— paĝo 8 —

72 — SENNACIULO

sur la ruinoj de l’ malnova mondo, gvidos la Tutmondan Proletaron al la jam proksima Mondrevolucio, konstruante firman fundamenton por la estonta Sennacieca Socio, la Mondkomuno, en kiu ekzistos nek landlimoj nek lingvaj baroj.

A. Tanner, ĝenerala sekretario de la Batuma “SAT”-ĉelo.

*

Tutmonda Esperantista Pedagogia Servo por informadi la instruistajn gazetojn kaj Internacion de l’ Instrulaboristoj kun aldono de esperanto-lingva resum-folio de La Voĉo de Klerigo, monata pedagogia revuo. — Sekretario: M. Boubou, 96, rue Saint-Marceau, Orléans (Loiret), Francio.

Ni rekomendas ĝin varme al ĉiuj edukistoj k. al ĉiuj, kiujn interesas tiu ĉi problemo.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Francio. En Bourges funkcias nun 3 kursoj kun 32 gelernantoj. Unu kurso estas gvidata de K-do, kiu baldaŭ SAT-aniĝos. La aliajn kursojn gvidas K-do 5820. — La FEO-Kongreso okazos tie ĉi la 8.—9. aprilo 1928. Alilandaj K-doj estas kamaradece invitataj k. estos bone akceptataj. — En St. Pierre-des-Corps malfermiĝis kurso kun 15 Gek-doj. Ĝi estas gvidata de K-do 8251 kun helpo de K-dino 9620. — La regiongrupo organizis paroladon en Tours. Ĉeestis 60 p. Oratoris K-do 518. Kurso estos baldaŭ malfermota k. laborista grupo starigota. — En Vierzon, kie ĝis nun ne estis esp-istoj, 8 K-doj lernas esp-on. Duonmonate K-do 5820 gvidas kurson. — Germanio. Vigla laboro estas en la LEA-grupo de Hennigsdorf. La 21. 9. 1927 komenciĝis nova kurso kun 8 partoprenantoj, gvidata de K-do Zabel. — Dum burĝa esp-o-kunveno en Tegel paroladis K-do Qualitz varbinte por la laborist-esp-ista movado. — En Velten (Mark) la sporta kartelo aranĝis la 2. 11. 1927 publikan kunvenon por esp-o. Paroladis K-do Qualitz. Tuj sin anoncis 17 lernontoj kaj fondiĝis esp-a rondeto. La laboristgazetoj “Rote Fahne” kaj “Volksblatt” enpresigas ĉiam niajn sciigojn. Dum granda festo de la komunista partio, la grupo aranĝis tre bonan ekspozicion. (5644.) — Sovetio. Kievo. Junkomunista ĉelo ĉe 3-a kaj 4-a ŝtatmuelejoj ricevis interŝanĝe standardon de Dresdenaj ruĝfrontbatalantoj. Kun la standardo la ĉelo partoprenis la manifestacion dum la oktobra festo. Kieva Intersindikata Komitato funkciigis esperanto-konsultejon. Radio-oficejo de la Intersindikata Komitato regule ĉiulunde disaŭdigas en kaj pri esperanto. — Svedio. Lasttempe la esp-a movado en Göteborg tre vigliĝis. 7 kursoj funkcias kun ĉirkaŭ 150 partoprenantoj. Tri kursoj estas aranĝitaj de la loka sekcio de ABF (Kleriga Ligo de Laboristoj). ABF pasintjare aranĝis 65 kursojn. Funkcias ankaŭ diskut-rondo kun 15 partoprenantoj, kiu uzas nur esp-on. (6313.)

[REKLAMO p.8] Ĉiu instruisto, ĉiu instruema esperantisto nepre abonu al — Formato: 15×22½ cm — Jaro V/IX. N-o 2 (50) — Novembro 1927 — Sennacieca Revuo — Monata Organo de Sennacieca Asocio Tutmonda — FONDITA EN 1919 — EDUKADA SERIO — ENHAVO: Redakcia Angulo. — E. Lanty: Sennacieca Asocio Tutmonda pri Edukado. — E. Spiridoviĉ: Pacifista Internaciismo aŭ revolucia sennaciismo. — M. Van de Moortel: La pedagogiaj taskoj de l’ Eduklaborista Internacio. — C. Freinet: Por Sennacieca Infan-literaturo. — Inter ni. — Edukista Sekcio de SAT. — C. Freinet: Edukivaj Teknikoj de Sennacieca Lernejo. — M. Boubou: Fakkunsido de edukistoj. — Redakcio: 14, Avenue de Corbéra, Paris, XII-e (Francio) — Administracio: R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (Germ.) — Postulu tuj provekzemplerojn ĉe la Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27. Abonu kaj abonigu ĉi tiun revuon!

[BILDO p.8 | 12,45,61,61] Titolemblemo de «Sennacieca Revuo»: kvinpinta stelo, flugilhava plumo kaj du manpremantaj manoj super suno kun radioj; sur bendo la vortoj «Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu».

[BILDO p.8 | 52,35,62,43] Granda nigra rondo.

MEMORNOTO

Represis el “Sennaciulo”:

L’Ecole Emancipée, Paris, 6. 11. 27: Infaneco de Lenin. — Volksstimme, Chemnitz, 15. 10. 27: Leteroj de Sacco k. Vanzetti. — Neue Zeitung, München, 9. 11. 27: La tombo de la 18 000. — Strahdneeku Awise, Leepaja, 28. 10. 27: El Manĉurio. — De Belgische Tram, Bruxelles, 1. 6. 27: Vienaj tramistoj k. esp-o. — L’Effort, Lyon, 1. 10. 27: Petrolmilito, Polvo en aero, 15. 10. 27: Vivkondiĉoj de laboristoj en Sudafriko, El Aŭstralio, En Blank-Rusio. — Le Drapeau Rouge, Bruxelles, 13. 7. 27: Rasmilito en Transvaal, 11. 8. 27: Proleta ŝtato honoras esp-on. — Sport k. Socialisme, Bruxelles, 25. 4. 27: Antaŭenema Ĉinio. — Jeunesse Ouvrière, Bruxelles, 15. 4. 27: El Britio. — Ojratskij Kraj, Ulala, 22. 10. 27: Letero de esp-isto al junkomunistoj de Ulala.

Enhavis priesperantajn artikolojn aŭ notojn:

L’Avant-Garde, Tours, 17. 9. 27, 29. 10. 27. — Munkáskultura, Budapest, 10. 27. — Mitteilungsblatt der Internationalen Transportarbeiter-Föderation, Amsterdam, okt. 27. — L’Emancipateur, Bourges, 25. 9. 27 (publikigas rezolucion voĉdonitan de arondismenta-konsilantaro de Moulins, postulanta enkondukon de esp-o en la lernejojn), 2. 10. 27. — L’Etincelle, Bruxelles, 25. 5. 27. — Le Drapeau Rouge, Bruxelles, 28. 5. 27. — Sport k. Socialisme, Bruxelles, 9. 5. 27. — Le Populaire, Paris, 26. 9. 27, 30. 9. 27, 3. 10. 27, 10. 10. 27. — Le Bellevilleois, Paris, okt. 27.

Tradukis el esperantaj leteroj:

Atputai, Leepaja, 30. 10. 27.

Represis el “Sennacieca Revuo”:

The New Leader, Friday, 4. 11. 27: La skulptisto de la revolucio: Jukov. — The Labour Woman, London, 1. 11. 27: La vivo de la holanda laboristino kaj laboristedzino.

Enhavis notojn pri SAT:

The Daily Herald, London, 4. 11. 27: — Latfil, Libaŭ, n-o 9. — Argentina Esperantisto, en n-o 16 de sia propaganda eldono. — ISK, Schlüchtern, nov. 27.

Enhavis enesperantajn artikolojn:

Wochenbericht, Moskva, 23. 9. 27.

Ni ricevis krom tio multajn gazetojn, kiuj represis div. artikolojn el GAZETSERVO. Ĉar la gvidanto de la GAZETSERVO okupiĝas pri tiu speciala statistiko, ni ne notas la koncernajn gazetojn.

ENHAVO:

Kvar milionoj da sklavoj en Afriko, trad. K. Straube pĝ. 65
Sanga teroro de la kristana registaro de Nederlando kontraŭ la revoluciuloj en Malajaj insuloj „ 65
Petrolo — Reĝo de l’ Mondo, trad. Kolektivano „ 66
Jen, kion kaŭzas la varmego! de Adamo Karbministo „ 67
El la virina vivo, trad. S. B-v. „ 67
Tago el mia vivo, de 343 „ 68
Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo, de E. Lanty „ 68
Anatol Frans pri la milito, trad. Eŭtrapel „ 69
Milionuloj, de Rolo „ 69
Diskutejo „ 70
Por nia Distro „ 70
Tra Esperantio, anonco „ 71—72

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

N-ro 166, 8-a de decembro 1927

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

Agentejo de S. A. T. Wien, VI. Sandwirtg. 2.

[BILDO p.1 | 44,4,55,13] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, super la titolo de la gazeto.

4-a Jaro. N-o 166 — APERAS SEMAJNE — 8. Decembro 1927

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

PLI BONE AŬ MALPLIBONE?

La polemiko je la temo, ĉu pliboniĝis la situacio de l’ laborista klaso en Polio de la maj-revolucio — daŭras ankoraŭ. Lasttempe aperis eĉ speciala broŝuro s. t.: La situacio de la laborista klaso post la maja revolucio. La aŭtoro s-ro Stajinski penas evidentigi, ke ĉi-situacio pliboniĝis kune kun la mastruma situacio de la tuta regno. Kaj ĉar la mastruma situacio pliboniĝis nur (!) dank’ al la agado de la maj-registaro, estas do klare, ke ankaŭ la situacio de la laborista klaso pliboniĝis dank’ al la sama registaro.

Ke tio ne respondas al la realeco montras la jeno:

En la unuaj tri monatoj de 1927 okazis 121 strikoj en 1392 entreprenejoj kun 15 mil laboristoj kaj perdiĝis 1 miliono 200 mil labortagoj. Dum la sama tempo de l’ pasinta jaro 1926, estis nur 98 strikoj kun 25 mil laboristoj kaj 140 mil perdiĝintaj labortagoj.

La ciferoj montras, ke en la tempo de la ora konjunkturo por la posedantaj klasoj, devis la laborista klaso maldolĉe kaj obstine batali por sia seka peco de pano. La entreprenantoj ne tiel facile volis plenumi la justajn postulojn de la laborista klaso.

Ni do vidas, ke la etaj gajnoj de la laborista klaso, la registaron neniel koncernas. Dum la bona konjunkturo la registaro neniel zorgis, ke ankaŭ la laboristoj havu ion de ĝi, — kvankam ĝi havis je tio sufiĉe da eblecoj kaj rimedoj.

Ĉu dum striko, kiam la maj-registaro bonege sciis, ke la entreprenantoj havis oran rikolton, ĉu ĝi ne povis doni tielan premegon, ke estu akceptataj la justaj postuloj de la laboristoj? Ne ekzistas entreprenejo, kiu ne dependus de la kreditoj de l’ regna banko! Ĉu ni rimarkis iajn postsignojn de tia volo flanke de l’ registaro? Male, ni vidas, ke en la malfacila batalo de la laborista klaso kun la kapitalistoj la registaro staris flanke de la lastaj.

Dum la striko kaj salajr-batalo en la teks-industrio, la regna arbitracio estis bona por la fabrikantoj. Kvankam ĉiuj scias, ke la teks-fabrikantoj havis tian “oran” jaron, kian la teks-industrio jam de jardekoj ne memoras. Kvankam ĉiuj scias, ke nur dank’ al la alta dogan-imposto, kiu ŝirmas la teks-fabrikantojn de la eksterlanda konkuro, ili sen ia malhelpo povas elprofitigi la enlandajn konsumantojn. Tamen malgraŭ tio la registaro iras man’ en mano kun la fabrikantoj.

Kaj ĉu en la karb-industrio ne okazis la samo? Ĉu la regna arbitracio ne estis tie por la bono de la karb-potenculoj?

Kaj en la konstru-branĉo? La regnaj institutoj, la regnaj bankoj estas la ĉefliverantoj de la mendoj kaj de la kapitaloj por la konstru-movado. Estas publika sekreto, ke la konstru-asocioj, kiuj antaŭnelonge apenaŭ spiris, gajnis en la daŭro de la lasta jaro milionojn, la gajnoj estis tiel grandaj, ke la konstru-entreprenejoj prunteprenas monon je 5—6% monate kaj ankoraŭ gajnas! — Kaj tamen la striko de la laboristoj, kiuj ne ricevis salajrplialtigon en daŭro de 3 monatoj, daŭris multajn semajnojn! Kaj se la registaro volus, la entreprenantoj plenumus la postulojn de la laboristoj dum 24 horoj, tiel ili dependas de la registaro.

Kaj la registaro mem, kiamaniere ĝi rilatas al siaj propraj laboristoj kaj oficistoj? La registaro posedas karb- kaj petrol-minejojn, rafinejojn, grandajn arbarojn kaj diversajn aliajn monopolojn. Jen antaŭnelonge ni legis, ke la estraro de la regnaj arbaroj plialtigis en la lasta monato la prezojn de ligno je 30%. Kaj ĉu la laborist-salajroj ankaŭ plialtiĝis? Ni legas ofte pri konstanta kreskado de gajnoj en la alkohol- kaj tabak-monopolo. Ili enspezas pli multe ol estis antaŭvidite. Ĉu oni eble aŭdis, ke la realaj salajroj de la laboristoj ankaŭ tiel kreskis?

Laŭ la statistiko de la Internacia Labor-oficejo la salajro de la varsoviaj laboristoj — se oni alprenas kiel ilian realan salajron en aprilo je 100 — prezentiĝas jene en aliaj urboj: en Vieno — 107, en Praha — 115, en Parizo — 137, en Londono — 150, en Kopenhago — 300, en Filadelfio — 427. — Ĉie do pli bone ol en Varsovio!

Fine ni ankaŭ devas rememorigi la konsumadon. La defendantoj de la maja revolucio skribas, ke la konsumado de diversaj amas-artikoloj kreskas, estas do klare, ke la situacio de la popolamaso pliboniĝas.

Ekz. oni konsumis da viando po-kape en Varsovio: en jaro 1924 — 37,5 kg., en 1925 — 42, en 1926 — 37 kaj en 1927 — 39 kg. Sed ĉu la plialtiĝo de 37 kg. en 1926 al 39 kg. en 1927 estus la pliboniĝo? Do, se tiel estas, la tempoj de la fama Grabski en 1925 estis la plej bonaj, ĉar oni tiam forkonsumis 42 kg. po-kape. Kaj fakte konsum-altiĝo je du kilogramoj ja nenion signifas kaj paroli pri pliboniĝo estas absurdaĵo. Kaj due: oni kontrolu kiom da homoj venis el la provinco Varsovion, kiom da oficistoj, riĉuloj kaj

— paĝo 2 —

74 — SENNACIULO

fine da eksterlandanoj, kaj tiam oni scios, kiu konsumis pli da viando? La laboristo nutras sin kiel ĉiam ne per viando, sed per haringo kaj pano… La samo estas kun la suker-konsumo. Se ĝi plialtiĝis de 9,1 kg. jare je 10,5 kg. en j. 1926—27, tio ankaŭ ne estas dank’ al la bonstato de la laboristoj. La mezaj klasoj, la riĉaj kaj mez-riĉaj kamparanoj — ili konsumis pli da sukero, sed ne la laborista klaso. Samtempe oni devas atenti, ke kiam ni konsumis 9,1 kg. jare, la najbara Ĉeĥoslovakio konsumis 28,8 kg., Germanio — 20,5, Francio — 24,3, Belgio — 22.

Kiel evidentiĝas, ni estas ankaŭ kun la konsumado en la lastaj vicoj de Eŭropaj ŝtatoj. Kaj multege devos ankoraŭ batali la ĉi-tiea laborista klaso por atingi la saman viv-staton, kian havas la laborista klaso en Eŭropo.

Kaj batali devos la laborista klaso, kiel ĝis nun kontraŭ la kapitalistoj kaj kontraŭ la registaro.

M. O.

Eljidigis David Glizer (6600).

Letero el sendependa Jugoslavio

Diskuris la bruo kaj distrumpetis la burĝa gazetaro pri la konstruado de fervojo inter Kraljevo kaj Kragujevac. Al laboristoj oni promesis bonan pagon kaj per varmaj alvokoj oni allogis ilin al tiu parto de l’ lando.

Do amase alfluis tien la loĝantoj de Lika, Bosnio kaj Hercegovino, el tiuj ŝtonoplenaj regionoj, kie la malriĉa loĝantaro nutras sin per terpomoj aŭ eĉ nur per arbo-ŝeloj kaj herbaĵo.

Senhonta trompo tie ilin atendis! La konstruadon de fervojo oni ne tuj komencis. La malfeliĉuloj estis devigitaj dume akcepti iun ajn laboron kaj je iu ajn kondiĉo por ne morti pro malsato. —

Ĉe la fervoj-konstruo laboras 3100 laboristoj, kvardek malpli ol 14- kaj centkvindek malpli ol 18-jaraj! La entreprenistoj pagas tre malmulte: al kvalifikitaj laboristoj po 40—50 dinaroj kaj al nekvalifikitaj po 25—30 dinaroj por 13—14 laborhoroj. Oni elprofitas ankaŭ la laboristojn en akordaj laboroj.

Forlasinte siajn familiojn ili pensis, ke ĉi tie ili gajnos sufiĉe por povi forsendi monon al siaj familioj. Sed tiu pago apenaŭ sufiĉas por ilia ĉi tiea nutrado. Ni aldonu, ke en la por ili konstruitaj kantinoj, la manĝaĵoj estas tre karaj. — Tiel aspektas la laborista sorto, kiam oni sekvas la alvokojn de la burĝa gazetaro kaj de iliaj agentoj!

Ne miro, ke la ĉi tieaj laboristoj estas silentaj, malgajaj, duonnudaj. Sed ili almenaŭ pro tia stato liberiĝas de antaŭjuĝo. Ili eksentas la neceson de siaj organizoj. Multaj penas organizigi siajn Kamaradojn. Tio ne plaĉas al la entreprenistoj. Ili komencis kelkajn maldungi. La polico — fidela servisto de l’ burĝaro — persekutas aliajn. Se iuj ribelas — oni ilin arestas. Belgradaj malliberejoj estas jam plenaj.

Jen mi mem sur foirplaco vidis amason da tiuj malfeliĉuloj, forpelitaj el laboro. Duonnudaj, senŝuaj, apenaŭ ili stari povas. Forpelitaj, sen mono, sen iuj rimedoj.

Kaj el la 50 milionoj da dinaroj je kiuj sumiĝas la enpagoj de laboristaj asekuradoj la senlaboruloj nek vidas nek palpas ion. La milionoj estas pruntedonataj al burĝaro, kiu per ili ekspluatas la laborist-amasojn.

Kaj dume senlaboruloj pereas pro malsato sur placo en Belgrado antaŭ la parlamento, antaŭ la okuloj de l’ ŝtata registaro!

Branko Rajičić (10 164).

★

Hungara polico torturas

Kiel la polico havigis atestaĵon kontraŭ komunistoj.

Grava jurdeklaro, farita antaŭ notario en Berlino, interrompis tute neatendite juĝprocesn kontraŭ la veraj aŭ supozitaj komunistoj kaj socialistoj en Budapeŝto. Laŭ la jurdeklaro oni vidas, ke la polico havigis la atestaĵon kontraŭ la akuzitoj per torturo. Neniu, kiu bone konas la karakteron de la hungara diktaturo, estos surprizata pro la enhavo de tiu jurdeklaro. Ĝi nur montras proceduron uzatan ĝenerale en Hungario, kiam oni bezonas atestaĵon kontraŭ politikaj kontraŭuloj. Sed pri tio oni kutime silentas. Tamen, la deklaron juritan kaj atestitan en Berlino, oni ne povas ignori. Kiam la advokato por la defendo legis ĝin dum la proceso, tia estis efekto, ke la juĝado estis prokrastita por kvar tagoj.

Edvardo Rubin estis arestita la 24-an de februaro en ĉambro de la Hungara Socialista Labora Partio. Li estis kondukita antaŭ la altranga policisto Schweinitzer (Ŝvajnicer). Tiu ordonis, ke li rakontu ĉion, kion li scias pri la Komunista Partio. Rubin nenion diris. Laŭ la ordono de Schweinitzer la policistoj kondukis lin en alian ĉambron. Tie ili ordonis al li stari ĉe muro sur unu kruro.

“Kiam mi laciĝis“, tiel li skribas en sia jurdeklaro, “kaj volis stariĝi sur la alia kruro, li (detektivo nomata Blei) eltiris sian revolveron kaj minacis mortpafi min. Kiam mi jam ne havis forton kaj ne plu povis stari sur unu kruro kaj planken metis mian alian piedon, li alpaŝis al mi, frapis min sur la vizaĝon kaj tiris min je haroj.“

Plua Torturo

Poste li estis kondukita en alian ĉambron, kie staris dekkvin aŭ dudek detektivoj. Ili ligis liajn manojn kaj komencis piedfrapi kaj bati lin. Poste ili ordonis al li depreni la ŝuojn kaj ŝtrumpojn. Liaj piedoj estis kunligitaj kaj suprenlevitaj, kaj la plandoj estis batitaj per vipo el felo de bovo. “Mi sentis proksimume dekkvin frapojn,“ li skribis, “kaj senkonsciiĝis pro netolerebla doloro. Mi rekonsciiĝis post verŝo de akvo sur min. Miaj plandoj doloris terure. Miaj piedoj estis malligitaj, kaj oni ordonis al mi kuri ĉirkaŭ la ĉambro. Mi penis stariĝi, sed ne povis, miaj plandoj estis treege ŝvelitaj kaj doloregis. La detektivoj staris ĉirkaŭ mi, metis min sur miajn piedojn, batis kaj piedfrapis min kaj tiris min cirkle je haroj. Baldaŭ Schweinitzer eniris la ĉambron kaj demandis al mi ĉu mi nun estas preta rakonti; se ne, ili batos min ĝis morto.“

La sekvantan matenon Rubin denove estis kondukita antaŭ Schweinitzer. Denove li rifuzis doni iun sciigon pri la Komunista Partio. Denove li estis batata. Oni ligis liajn manojn per rimeno malantaŭ lia dorso kaj igis lin pendi je la rimeno de granda hoko en la muro. Denove li senkonsciiĝis kaj pro batoj rekonsciiĝis. Li estis kondukita antaŭ Schweinitzer kaj la ĉefo de la budapeŝta polico Hecenyi, kiu diris al li, ke li putriĝos en malliberejo, se li ne donos la nomojn kaj adresojn de personoj el Moskvo, kiuj estas en Budapeŝto, se li ne subskribos iajn, jam preparitajn, dokumentojn, kaj se li ne faros kion oni ordonos al li. Hecenyi konsilis al li plenumi ĉion postulatan kaj promesis sendi lin alilanden kun mono, se li konsentos labori por la hungara polico.

Tute rompita pro torturado, Rubin konsentis al ĉio, kaj fariĝis spiono por la polico. En Berlino lia konscienco turmentis lin kaj … li faris la supran konfeson.

El “The Manchester Guardian Weekly“ (Angla gazeto) Trad. E. E. Y.

[REKLAMO p.2] Ĉiu klera aŭ kleriĝema homo ne povas ne studi la ideojn de N. Lenin. Tial ĉiuj esperantistoj, ĉu amikoj ĉu malamikoj de la gvidinto de l’ sovetia revolucio, devas nepre havigi al si la verkon: ŜTATO KAJ REVOLUCIO tradukita el la rusa lingvo de G. Demidjuk. Form. 18×12, 150 paĝoj. Prezo 1 g. mk. Colmstr. 1-III, Leipzig O-27. Mendu senprokraste al Adm. de SAT.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 75

Laborista Radio-Stacio

En Ĉikago, sur la lago Michigan (Miĉigan), la tiea Laboristaro posedas sian propran Radio-stacion. Ĝi komence havis forton de 500 ŭatoj, sed nun la sekretario, N. Nockels¹), klopodas por duobligi tiun forton, en kiu okazo la stacio povus servi al la tuta nord-amerika kontinento; ĝis nun ĝi atingis ĝenerale proksimume ĝis 800 kilometroj, ĉirkaŭ Ĉikago, sed sin aŭdigis kelkfoje tiom malproksimen kiel Kanado, Florida, Kalifornio, ktp. ĝis 3 200 km.

Pli ol 5 000 000 laboristoj, (Ĉikago estas la plej granda centro de laboro en Usono), posedas inter ili la stacion. Ĝi similas aliajn staciojn ĝenerale, sed enprogramigas tion, kio povus interesi speciale la Laboristaron. Krom la disaŭdigo de koncertoj, publikaj festoj kaj diservoj (!) oni aldonas ĉiutage unu horon por paroladoj rilatantaj al la Laboristaro, farataj de kvalifikitaj laborist-gvidantoj aŭ de vizitantoj, inter la lastaj estas citindaj la sekretarioj de Metal-laboristoj en Francio kaj de la Bot-, Ŝu- kaj Led-laboristoj en Germanio kaj hinda sindikatano. La stacio diskonigas pri la laborista problemo okaze de strikoj aŭ disputoj; ankaŭ ĝi estas la oficiala dissenda medio por la Muzikista Aktora kaj Instruista Sindikatoj. Plue la farmistoj, kiuj estas tre multnombraj ĉirkaŭ

[BILDO p.3 | 38,21,60,38] Foto de la laborista radio-stacio en Ĉikago: konstruaĵo kun kupolo kaj du turoj, kun antenaj mastoj.

La Laborista Radio-Stacio en Ĉikago

Ĉikago, profitas en diversaj manieroj de la Laborista Stacio.

Kiam la stacio estis nur projekto, granda kontraŭstaro estis renkontita ĉe la Departemento de Komerco, kiu diris, ke ĉiuj haveblaj ond-longoj estas jam uzataj kaj, ke eĉ se la stacio estos konstruita, oni ne donos la necesan permeson. Sed N. Nockels tiom bataleme kaj trafe agis, ke fine oni donis la permeson.

¹) Estas K-doj, kiuj deziras, ke ni ĉiam apud la nomo metu ĝian prononcon. En supra okazo ni estas tute embarasitaj. Ni ne scias ĉu la nomo estas sveda, germana aŭ alilingva. El tiu ekzemplo K-doj jam povas vidi, ke la problemo ne estas tiom simpla, kiel ili opinias, — kaj la redaktora tasko ĉi rilate estas nefacila. — Red.

Kiel sovetiaj laboruloj subtenas sian registaron

Nepra kondiĉo por efektiviĝo de socialismo estas industriigo de la lando. Tial sovetia registaro tutforte penas konstruadi novajn fabrikojn. Sed ĉiu scias, ke por konstruado necesa estas mono. Ĉu sovetia registaro disponas la necesajn monrimedojn? Ne! Sed ĝiaj laboruloj ŝatas ĝin kaj subtenas.

La 1. oktobro kj. sovetia registaro eldonis akciojn de ŝtata prunto je sumo de 200 milionoj da rubloj. Ĝi esperas disvendi ilin ĝis la 25. novembro kj.

Por plifaciligi al laboruloj la aĉeton la registaro: 1-e dividis unu akcion je kvin partoj po 5 rubloj, 2-e ĉe kolektiva aĉeto permesas sep-monatan partopagon, 3-e disvendas la akciojn en laborejoj.

La esperoj de la registaro ne estas vanaj. La vendado de akcioj okazas tre vigle. La fabrikoj konkuras inter ili: Kiu aĉetos plejmulte? La laboristoj ankaŭ konkuras: Kiu pli multe?

Kiu povas, akiras 10, 20, 30 akciojn. Kiu ne povas akiri eĉ unu, tiu aĉetas kolektive. Ĉiu opinias sia devo kunhelpi al la registaro.

En multaj fabrikoj la laboristoj aĉetis akciojn por la 40% de la monata laborgajno.

Dank’ al tiu subteno nur dum la unuaj du semajnoj jam estis venditaj akcioj po 120 milionoj da rubloj t. e. la duono de la prunto.

Laboruloj ne lasas sen helpo sian registaron.

Rostov-Don. — Baranov, V.

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

(Daŭrigo oka)

AL KELKAJ KORESPONDANTOJ

Mi ne ankoraŭ finis la unuan ĉapitron de ĉi tiu studo kaj jam venis kelkaj leteroj de K-doj, kiuj diras proksimume jenon: “Kun granda intereso ni legas vian artikolaron pri Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo, sed ŝajnas tamen al ni bedaŭrinde, ke vi liveras ĝin popece. Kial do ne eldoni vian verkaĵon broŝur- aŭ libroforme?“

Jes mi konsentas kun vi, K-doj, sed ĉu do vi ne scias, ke jam kelkaj bonaj manuskriptoj estas finpretaj kaj atendas, ke nia Eldonfako havu monon por liveri ilin al kompostistoj? Aliflanke oni ofte diris, ke mankas al nia sennaciismo sufiĉe ampleksa teoria surbazigo. Inter du malbonoj, mi elektis la pli malgrandan.

Cetere, el ia vidpunkto, estas eble preferinde, ke tiu ĉi laboro estu unue liverata popece al la SAT-anaro, kiu tiel povos fari rimarkojn, kritikojn kaj finfine decidi ĉu vere la verko estas libroforme eldoninda aŭ ne.

En la enkonduka artikolo (vidu n-on 157) mi avertis, ke eble mi estos devigata esplori la temon pli larĝe ol mi unue intencis. Komencinte la laboron mi ja konstatas, ke mia averto ne estis senbaza.

Eble kelkaj K-doj pensos, ke mi deflankiĝas de la temo. Tute ne. Por havi ĝustan komprenon pri nia epoko kaj pravigi nian hipotezon, kiu konsistas en tio, ke la historia procezo tendencas nepre al sennaciismo, ke ĉiu progreso estas rezulto de artefariteco, necesas havi kelkan scion pri malaperintaj civilizacioj. — E. L.

La Egipta “Internaciismo“

Kiel ĉe nia epoko, imperialismo kaj internaciismo kunekzistis, se ne laŭ la sama amplekso kaj doktrina difiniteco, almenaŭ kiel pli malpli konsciaj tendencoj. Pri tio mi lasu la parolon al A. Moret kaj Davy, la aŭtoro de la verko en kiu grandparte mi elĉerpis la materialon por ĉi tiu ĉapitro:

“Dum la regado de Amenofis la III-a, la reciproka penetriĝo de la diversaj orientaj civilizacioj estas efektivigita fakto: Babilonanoj, Mitanianoj, Hititoj, Egeanoj komunikas kun Egiptio. La interrilatoj ne plu estas necertaj, nek individuaj kiel en la estinta tempo: post la granda interpuŝiĝo de la armeoj, anstataŭita de negocistaj interrilatoj, la reĝoj kaj iliaj familioj, iliaj administrantoj, iliaj agentoj individue interkonatiĝas, sin ligas per amikaj kaj edziĝaj interrilatoj, faras komercajn kontraktojn, skizas kunagajn planojn pri milita kaj politika ekspansio, interŝanĝas siajn ideojn, siajn projektojn, siajn gustojn pri arto kaj sur ĉiu kampo. Granda komerca, idea, artinterŝanĝa, ekonomia fluo cirkulas de nun inter ĉiuj ĉefurboj, Babilono, Ninivo, Boghaz-Keuio, Knososo, kaj sin fine direktas, kiel multbranĉa riverego, al la Nila delto, kie ili kunfandiĝis en la egiptian civilizacion. Por la unua fojo, laŭ nia scio, en la monda historio la homoj ekkonscias pri la preferindecoj de tutmonda paco kaj sentas la utilon de komuna politiko: per sama interkonsento, volentes nolentes (vole nevole), ili konfide komisias ties direkton al Egiptio, kies militan, politikan kaj materian superecon ili konfesas. La diplomatiaj dokumentoj unuafoje uzas formulojn, kiuj spegulas la amikecon de la popoloj kaj princoj: “havi nur unu penson“, “havi nur unu koron“, — terminoj, kiuj mirinde karakterizas la evoluon de la spiritoj al ia internaciismo.“

Ni ne forgesu, ke la tiutempa ideologio, kiu direktis la socistaton povis esti nur religia. La paco de Oriento signifis, ke la dioj de la diversaj popoloj ĉesis interbatali kaj faris packontraktojn. Regis dum la tuta unujarcenta egiptia paco tia toleremo, ke ne okazis religia kon-

— paĝo 4 —

76 — SENNACIULO

NACIA LABORISTA UNIVERSITATO

Kianuan, Ŝanhai, Ĉinio

Ŝanhai, Sept. 1917

Karaj Kamaradoj!

Kun granda plezuro ni informas al vi pri fondiĝo de Nacia Laborista Universitato kaj ĝia Laborista Instituto, la 19-an de septembro 1927. El la programo ni citu jenon:

Celo: L. I. de N. L. U. celas entrepreni propagandon pri laborista edukado; esplori kaj studi laboristajn temojn; kulturi batalantojn por la laborista movado kaj tiel okazigi, ke laboristoj mem praktiku sian liberiĝon. — Plano: 1. Labora edukado, 2. Revolucia edukado, 3. Perfektula edukado, 4. Vivrimeda edukado. — Grado: 2. Regula kurso da 100 anoj lernas 3 jarojn laŭ jenaj temoj: Nacia literaturo, Esperanto, Franca literaturo, Sociologio, Ekonomio, Socia problemo, Historio de socialismo, Historio de laborista movado, Tripopolismo (?), Ĉinia historio, Moderna historio de tutmondo, Socia psikologio, Socia etiko, Matematiko, Fiziko, Ĥemio, Meĥaniko, Desegno ktp. 2. Licea kurso da 100 anoj lernas dum 3 jaroj kun 13 temoj. 3. Instruista kurso da 100 anoj lernas 1 jaron kun 20 temoj. 4. Ekzerca kurso da 100 studentoj lernas 1 jaron kun 20 temoj.

Resume, 400 studentoj ekzamene varbitaj el tuta Ĉinio laŭ jenaj kondiĉoj: 1. Studentoj de L. I. ĉiutage devas sin okupi per muskola laboro ne malpli ol 4 horojn. 2. Studentoj de L. I. estonte devas eniri Laboristaron kaj sindoneme helpi ĝin por revolucieme influi, tial se vi volas riĉuliĝi post gradiĝo, ne venu al la ekzamenejo. 4. L. I. opinias, ke la revolucio devas sin bazi sur ĝusta teorio kaj objektiva fakto.

L. I. akceptas studentojn kaj donas pensionan loĝejon, kurskopiojn, manĝojn kaj uniformon per la financo de N. L. U. Post gradiĝo la studentoj estas delegotaj al respondaj postenoj krom tiuj, kiuj volas lernadi plu.

L. I. situas antaŭ stacidomo de Klanuan (aŭ Kiangwang) apud Ŝanhai (aŭ Shanghai), Ĉinio. Samloke sin trovas Ŝanhai Industria Ekzercejo, kiu antaŭe estis publika instalo de entreprenistoj, sed nun apartenas al L. I. Ĝi havas fabrikojn kun maŝinoj de tipografio, meĥaniko, fermetio, ladkestoj, lampoj, tapiŝoj, ludiloj, pomado, kaj kelkaj aliaj estas planitaj. L. I. havos bibliotekon, muzeon, tradukeldonejon, hospitalon, knabolernejon ktp.

Nacia Laborista Universitato nun preparas fondon de unu plua instituto por terkulturistoj dum marto 1928 j. L. I. nun havas 30 instruistojn, el ili troviĝas 10 anarkistoj, kiuj okupas postenojn por gravaj kursoj: ekonomio, sociologio, socia problemo, esperanto, socialista historio ktp. Kaj ankaŭ el 400 studentoj sin trovas 30 junaj anarkistoj; ili unuanime laboras por anarkismigi tiun ĉi universitaton.

K-doj el tuta mondo! Helpu la ĉinan L. I. de N. L. U., sendadante eldonaĵojn, raportojn kaj alvokajn leterojn el via regiono! Ni ankaŭ estas eldononta esperantan kaj ĉinajn revuojn; tuj post apero ni sendos al vi.

Kun revoluciema saluto!

P. S. Bonvolu traduki ĉi tion kaj sendi al ni la gazetojn, kiuj publikigis ĝin.

[REKLAMO p.4] Vi faris, kun multe da sukceso, agitadon por esperanto; via grupo estas multanara, kaj via memkontenteco estas videbla. Vi tamen faras grandan eraron, se vi opinias, ke tio sufiĉas por firmigi kaj certigi la sukceson de nia afero. Vi devas plie atingi, ke viaj varbitoj ellernu la lingvon kaj ke la ellernintoj legu nian literaturon. Aĉetu, aĉetigu la SAT-librojn; Abonu, abonigu la SAT-gazetojn.

HUMORAĴO

Inter knabinoj

— Jakobo diris hieraŭ al mi, ke li fordonas al mi sian koron…

— Ba! regluitaĵo! Li diris al mi, pasintan semajnon, ke mi ĝin rompis al li…

flikto inter la diversaj popoloj, kies raso, lingvo kaj kredo estis tre diversaj.

Homoj, kiuj vivis en tiu epoko, dum kiu regis ia internaciismo, povis kredi, ke la mondo trovis definitivan ekvilibron, ke la paco eterniĝos.

Tiel tamen ne okazis, kaj eĉ la faraonoj pli malpli klare ekvidis, ke tiu ekvilibro estas tre nefirma, ke necesas iu kulto komuna al ĉiuj popoloj, iu imperia diaĵo, kiuj superregos ĉiujn aliajn. Tiam estiĝis kaj disvastiĝis la kulto al la Suno, kies surtera enkorpiĝo estis la faraono. Sub la regno de Amenofiso la IV-a, unu el la grandaj imperiestroj de la unuiĝinta Oriento, Atono (suna disko) fariĝis la ĉefdio. Sur la monumentoj oni vidas ĝin reprezentitan sub la formo de flugilhava disko. Tiam ĉiuj homoj estas filoj de l’ suno kaj sekve regatoj de la faraono. “Por la unua fojo, la religio estas komprenata kiel ligilo, kiu kunigas homojn de malsamaj rasoj, lingvoj kaj haŭtkoloroj…“ (Moret kaj Davy).

Tiu povo de internaciisma politiko estis tro antaŭtempa. La egiptia imperio, kiu atingis sian apogeon ĉirkaŭ la jaro 1400, ne plu ekzistis 40 jarojn poste. La pastra klaso kun la helpo de l’ popolo, kiu estis gardinta sian tradicieman kredon, forte opoziciis. Amenofizo la IV-a kaj liaj partianoj estis konsiderataj kiel perfiduloj kaj fremduloj. Okazis ribeloj kaj dum longa tempo regis en Egiptio grandega malordo. Diversaj popoloj invadis la landon.

Aliaj faraonoj, la Ramzesoj, provis pli malpli sukcese restarigi unuecon kaj pacon en Oriento. Fakte, dum kelkaj jarcentoj, militoj sekvis militojn. La “Egiptia paco“, kiu estis daŭrinta dum tuta jarcento, fariĝis nur historiaĵo.

Pli poste, hindo-eŭropanoj, sub la gvidado de Dario, de Aleksandro, de la Ptolemoj kaj de la Cezaroj, restarigos, sur la ruinoj de la egiptia imperio, ian unuecon kaj pacon en la orienta mondo.

Ŝajne ne plu ekzistis io komuna inter tiuj grandaj imperioj kaj la malgrandaj ĉeloj, la klanoj, kiuj unue konsistigis la socian vivon en la Nila delto. Tamen oni povas konstati, ke la totemo-fetiĉo, kiu estis la unuecigilo kaj rekonigilo de la klananoj, aliigite retroviĝas sub la formo de reĝaj insignoj, unue la falko kaj poste la flugilhava disko. La mana-o, kiu animis la primitivan klanon, daŭras ekzisti sub la nomo ka-o kaj enkorpiĝas en la persono de la reĝo. La tiutempaj teologoj klarigis, ke la ka-o estas la dia substanco, la genio de la raso.

Ĉu hodiaŭ simile ne parolas la apologiistoj de la patriotismo?

Dum la daŭro de kelkaj jarmiloj, la antikva Egiptio atingis tre altan civilizacion. La faraonoj estris potencan imperion, kaj unu el ili, Amenofizo la VI-a, provis apliki internaciisman politikon. Ni povus aldoni, ke dum sufiĉa longa periodo ekzistis eĉ ia socialismo: “La reĝo ne opinias malfortigi sian aŭtoritaton per la partoprenigo de tuta sia popolo al la mastrumadoj de siaj bienoj. La tiama reĝimo alproksimiĝas al la ŝtata socialismo: Faraono restas la posedanto de la bienoj kaj de la vivo de siaj regatoj, sed kondiĉe, ke ĉio celu la socian bonon. En la Ŝtato, la reĝo servas; laŭ lia ekzemplo, ĉiu homo, la plej riĉa kiel la plej malriĉa, laboras por la socio, ĉu sur la kampoj, ĉu en la metiejoj, ĉu en la ŝtataj oficejoj; eĉ la diaj kaj naturaj fortoj estas varbitaj por partopreni la kolektivan vivon¹⁰).

Kaj tiu mirinda socia konstruo forfalis; pereis la potenca imperio, ĉefe pro tio, ke la idea superstrukturo de la socio tro forte baris al normala evoluado.

(Pluo sekvos.) E. Lanty.

¹⁰) La Nilo kaj la Egiptia Civilizacio de A. Moret. Biblioteko de Historia Sintezo.

— paĝo 5 —

SENNACIULO 77

SENNACIULA STUDENTA PAĜO

SUB LA KONTROLO DE STUDENTA FAKO, ORGANIZITA ĈE JUNULARA SEKCIO DE SAT

AL SAT-studentaro!

Jam ĉie en Universitatoj, Institutoj, Akademioj, Superaj lernejoj ktp…. komenciĝis nova lernjaro. Studentoj denove komencis sian laboron. Studenta vivo ekbolis. Ankaŭ SAT-studentoj devas ekkomenci la por- kaj peresperantan laboron inter la laborista studentaro. Pri poresperanta laboro ni multe ne parolos, ĝi ja estas klara. La peresperanta laboro — estas nova laboro. Ĝi devas efektiviĝi per nia Studenta Sekcio.

Unue: Por starigi internacian studentservon (korespond-interŝanĝejon) necesas, ke ĉiu Studento-SAT-ano aŭ grupo urĝe informu al la Sekcio sian adreson kaj dezirojn: kun kiu li aŭ ĝi (grupo) deziras interkorespondadi aŭ interŝanĝadi materialon. Adresojn de grupoj ni enpresos en nia Paĝo.

Due: Por fari nian Studentan Paĝon pli interesa — necesas, ke SAT-studentaro aktive kunlaboru en ĝi. Ni faras enketon inter studentoj de ĉiuj landoj pri jeno:

  1. Revolucia Studenta Movado en via lando;
  2. Ekonomia Situacio de Studentaro (buĝeto de studento de diversaj klasoj);
  3. Tri tagoj el Studenta Vivo.

Ni petas K-dojn, ke ili verku artikolojn pri suprenomitaj temoj. Respondojn ni presigos en nia Studenta Paĝo.

Trie: La Interliga laboro. Ĝi estas grava pro tio, ke ĝi ebligas al ne esperantistoj interrilati kun eksterlandanoj. Ĉiu SAT-ano aŭ grupo ekinteresiĝu studentajn organizojn de via urbo ekkomenci korespondadon kun la samaj organizoj el alia lando. Ĉion vi devas aranĝi per nia Sekcio — ĝi estu nia centrejo.

Lastmonate novaj K-doj aliĝis al nia sekcio, …sed dume ne ĉiuj SAT-studentoj… K-doj el Lyon, el Oriento kaj aliaj urboj, kial do vi ne aliĝas? D. S.

*

SAT-studentaro

Flame salutas Studentaron de Sovet-Unio, festantan la X. datrevenon de Oktobra Revolucio.

Nur Oktobra Revolucio malfermis la pordojn por la laboristoj kaj kamparanoj de Sovetio.

Ni faros ĉiuj ĉion eblan por proksimigi baldaŭan alvenon de Tutmonda Oktobro. Studenta Sekcio ĉe SAT.

En Respublika Germanio

Preskaŭ 95% de tuta Studentaro en Germanio estas filioj de bienuloj, oficistoj, burĝoj, entreprenistoj ktp. Laboristoj aŭ vilaĝanoj estas tre maloftaj. Dum la reelektoj de rektoro kaj universitata gvidantaro ĉiam sukcesas la kandidato de faŝista organizo. Oni devas noti, ke ĉiu faŝist-studento estas preskaŭ mastro en universitato. Subvenciojn oni donas nur al tiuj, kiuj promesas eniri en studentan faŝistan organizon. Al ĉiu enskribiĝanto oni donas senpagan vestaĵon, subvencion kaj solene akceptas lin en organizon.

[BILDO p.5 | 36,34,63,48] Foto de du junaj studentoj en peltaj ĉapoj kaj vestoj, kiuj kune rigardas folion.

Tipoj de Siberiaj Studentoj

La biero fluas kvazaŭ rivero. Drinkemaj studentoj komencas aventurojn kaj matene oni ĉiam disveturigas la vunditajn studentojn en iliajn hejmojn. En la germania respubliko oni pli amas Bismarkon kaj Vilhelmon ol iun alian. La kulto de ĉi personoj estas sankta. Eĉ Hindenburg mem ĉeestas ofte la festojn de Studentaro dediĉitaj al “kara patrio“. Kantojn “Germanio super ĉio” oni povas aŭdi ĉie ĝis frua mateno. Sed rimarkinda estas nur unu fakto: Proletar-studentaro vivas en tre malbonaj kondiĉoj, al ili oni ne donas eĉ unu pfenigon. Sed en la sama tempo oni trovas centojn da markoj por diboĉaj baloj “de faŝistaj karnavaloj kaj organizo“. Kie oni prenas ĉi-mononon? Certe el la regna kaso! Registaro ja zorgas, por ke iliaj anstataŭontoj estu “bonaj homoj“, kiuj konservus la tradiciojn de “avoj“, la tradiciojn de “Sankta Fera Germanio!“

Sed… kreskas nova Studentaro! Pri ĝi alian fojon. Max.

*

Revolucia studenta movado en Hispanio

Laŭvere proleta organizo studenta ne ekzistas. Antaŭ unu jaro funkciis “Libera organizo de Studentoj“, kie oni povis labori iom, sed la registaro eksterleĝigis ĝin, malliberigante kaj kondamnante la estraranojn, redaktorojn kaj kunlaborantojn de jurnalo, organo de tiu asocio: La Studento. En ĝi estis publikigita per-esperanta materialo (SAT-a). De tiam mi plu ne aŭdis pri tiu-specaj asocioj. Supronomita Asocio havis sidejon en Madrid.

Nun oni permesas asociiĝi nur al katolikaj studentoj. — La studentoj, miaj amikoj, tre atente aŭskultas min, kiam mi legas Studentan Paĝon. Nunjare en Medicina Fakultato de Barcelona mi starigos kurson de esp-o. (337.)

*

De Sekretariaro

Ne ĉiuj K-doj sendis al ni balotlistojn kaj sian konsenton pri la statuto de nia Sekcio. Do ni petas urĝe ĉion sendi al ni.

Listo de land-konsuloj aperos en n-o 7 de nia paĝo. K-doj, kiuj konsentos labori kiel konsuloj — anoncu sin ĉe la Sekci-sekretario.

*

Internacia Ekspozicio de Superaj Lernejoj

Ĝi okazos en urbo Bonn en Germanio en 1928. Ĝi celas doni bildon pri atingoj de diversaj Universitatoj, kaj devas montri rolon de Universitatoj en kultura vivo de popoloj. La ekspozicio ankaŭ celas restarigi internaciajn interrilatojn inter diverslandaj scienculoj kaj superaj lernejoj, kiuj estis interrompitaj dum milito.

*

Malfacila financa situacio de Hungariaj Universitatoj

En nuna jaro Hungariaj Universitatoj laboras en treege malbonaj financaj kondiĉoj. La registaro nenion aldonis al malnova buĝeto! Prof. Gross skribas en la gazetaro — “se en nuna jaro registaro ne pligrandigos buĝeton de Universitatoj — ni riskas fiaski kaj tio signifos malprogreson por Kulturo“.

*

NIA POŜTKESTO

337. Vian materialon por Sovetia jurnalo ni peris. Dankon.

Liberano. Parti-polemikaj artikoloj se ili rilatas eĉ al Studentaro ni ne presos. Pri tio ja multe oni skribis en “S-ulo“. Nia asocio ja estas unuec-fronta organizajo!

FEUF. Dankon pro viaj materialoj. Daŭrigu sendadon de materialo pri via agado.

Ne forgesu ĉion por Studenta Paĝo sendi al redaktoro de paĝo: D. Snejko, Minsk, Poŝtkesto 33. — El blankaj landoj sendu al: H. Muravkin, Berlin, Wielandstrasse 11—3, Charlottenburg IV.

“Mi apenaŭ havas monon, por aboni niajn naciajn gazetojn, kiel mi do povus aboni Sennaciulo-n“, skribis al ni iu K-do, montrante per tio sian naciemon.

Abonu unue kaj precipe vian Sennaciecan Organon.

— paĝo 6 —

78 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

EL LA REDAKTEJO

En kelkaj n-oj de “S-ulo“ ni alvokis al K-doj, partoprenintaj la VII-an Kongreson kaj restintaj kelkan tempon en Francio, ke ili rakontu pri siaj spertoj, ke ili diru siajn rimarkojn kaj tiel ebligu ekkoni la diferencojn ekzistantajn inter la diverslandaj moroj kaj kutimoj. Senefa restis la alvoko: ni ne ricevis eĉ unu manuskripton pri tiu temo.

En la n-o 158 ni publikigis artikolon pri sektoraj konferencoj kaj sciigis, ke ni konsentas malfermi diskutadon pri la temo. Sekve de tio, ni ricevis nur unu artikolon, de K-do 6727, kaj tiu artikolo tute deflankiĝis de la temo kaj sekve ne estas publikiginda.

Estas do evidente, ke la menciitaj temoj ne interesas multe la SAT-anaron. Ni simple notu la fakton.

La rubrikoj: “Tago el mia vivo“, “Mia buĝeto“ trovis ĝenerale bonan akcepton ĉe la Legantaro kaj venigis abundan materialon. Ne ĉiuj “Tagoj“ estas tamen same interesaj; kelkaj eĉ ne indas publikigon. La imitado estas ja terure efikanta leĝo! Necesas liberiĝi el tiu leĝo kaj celi atingi ian originalecon. Tiuj simplaj raportoj pri la vivo de SAT-anoj povos enteni trafan instruon nur, se ili venos el ĉiuj landoj. Kaj estas rimarkinde, ke el Usono, el Japanio, el Ĉinio venis ĝis nun ne eĉ unu “Tago“, ne eĉ unu “Buĝeto“. Tio estas tre bedaŭrinda kaj malebligas fari komparojn kaj konkludojn.

De K-doj 7845 kaj 9082 (Kiev) ni ricevis tre interesan artikolon, kiun ni ne povas publikigi pro manko de loko, en kiu ili sugestas, ke “S-ulo“ devas enkonduki novajn rubrikojn, kiel ekzemple: “Nia Klubo“, “Nia Biblioteko“, “Niaj amataj Verkistoj“, “Nia Gazetaro“, “Nia Kooperativo“, “Kiel laboras nia SAT-rondo“ ktp. Superfluas diri, ke ni tute konsentas kun niaj K-doj. Kelkfoje ni jam ĝeneral-trajte skizis similan programon por nia gazeto. Ni do profitas la okazon por diri, ke bonvenon trovos tia materialo por la menciitaj rubrikoj. Ni nur denove insistas, por ke la K-doj verku koncize kaj objektive. Frazecaj kaj tro longaj artikoloj ne povos trovi lokon.

Ĉar ni trovis momenton por babili kun la Legantaro, ni altiru la atenton de sufiĉe multaj K-doj al neceseco starigi planon, kiam ili verkas artikolon. Oni ne sendu “salaton“ en kiu miksiĝas diversaj temoj. Antaŭ ol verki, necesas pripensadi, necesas ordigi la faktojn kaj ideojn, limigante sin nepre je la difinita temo. Ne ĉiu povas verki talente, sed ĉiu povas akiri klarecon kaj koncizecon per lernado kaj atento.

Ni ankaŭ ripetu, ke fuŝskribitajn, nelegeblajn artikolojn ni ne akceptas. E. L.

INTERLANDA ESPERANTO-KORESPONDADO KIEL EDUKILO AL SENNACIISMO

(Fino)

La lastan tempon rapide plilarĝiĝas infan-korespondado. Ni neniel devas malŝati tiun ĉi emon de infanoj nur pro tio, ke la nuna infana korespondado ne kontentigas la gvidantojn de infankursoj. Vere tian utilon oni vidas nur en tio, ke ĝi perfektigas la infanojn en la limo (pri kio oni povas dubi¹), ĉar de idea vidpunkto, ĝi estas tre malriĉa. Krom tio, ĝi ne estas longedaŭra: elĉerpinte ĉiujn kutimajn temojn (pri vetero, familio, lernejo, amuzoj) kaj sian tutan provizon de konataj frazoj, interŝanĝinte bildetojn, fotojn kaj poŝtkartojn, ili ĉesas la leterskribadon.

Certe oni ne povas nei la utilon (ekzercigan) eĉ de la plej senvaloraj (laŭ enhavo) leteroj, tamen mi estas konvinkita, ke infanoj povas kaj devas korespondadi pli serioze²) kaj eĉ en aĝo de 11—13 jaroj elvolvi sub la influo de sennaciecaj ideoj. Kio do estas bezona por tio?

Korespondantoj — infanoj kaj plenaĝaj kursanoj devas pasi specialajn studojn de leterskribado, lerni ĝian teknikon kaj internan flankon. Manko de tiuj scioj estas sentata ne nur de esperanto-pedagogoj, sed ankaŭ de instruistoj de gepatra lingvo, kiuj plendas, ke la nuna generacio ne scipovas skribi bonan leteron.

Estus tre utile instrui ĝuste adresiĝi la leteron: skribi legeble proprajn nomojn, klarigi lokajn esprimojn, prononcon de naciaj nomoj ktp., ĉar pro tiuj “negravaĵoj“ ofte perdiĝas vane multe da laboro³).

Ankoraŭ pli grave estas instrui la arton skribi interesan, taŭgan, utilan aŭ edifan leteron. Plej facile tia instruo povas okazi en la lernejoj dum lecionoj de gepatra lingvo kaj esperanto, kiuj donas eblon tuj eluzi la akiritajn sciojn.

Ni denove venas al la konvinko, ke esperanto devas eniri la programon de la lernejoj kiel lernobjekto egalrajta kun la aliaj. Ĉiu S-ulo devas klopodi pri tio en sia lando, ĉar per lernejoj esperanto povas eniri la vivon. La lernanta infanaro kaj junularo estas la plej taŭga materialo por sennacieca edukado de la homaro. Tiu edukado estas parte atingebla per sisteme organizita celkonforma interlanda korespondado de lernantaro de diversaj landoj. Por tio estas nepre bezona enkonduko de esperanto en lernejojn de ĉiuj landoj. Ĝis tiu tempo, kiam esperanto okupos en la lernejoj de ĉiuj landoj lokon konforman al sia graveco, ni estas devigataj serĉi aliajn vojojn por sennacieca eduki infanaron kaj junularon per interlanda esperanta korespondado. Ni aranĝu kursojn por infanoj, rondetojn, ĉeletojn de esperanta movado en lernejoj kaj en infan-kluboj.

Al ĉiuj K-doj, kiuj volas akceli sennaciecan edukadon de infanoj per esperanto mi rekomendas fari interesan kaj tuj efektivigeblan eksperimenton, nome korespondadon de plenaĝaj esperantistoj-S-uloj kun infanoj. Ĉu ĝi ŝajnas stranga? La infanoj ja volonte korespondadas kun plenaĝuloj kaj la lastaj, precipe tiuj, kiuj ŝatas la infanojn, ankaŭ volonte respondas al ili. Post ĉiu anonco de infangrupoj pri korespondado oni ĉiam ricevas kelkajn leterojn de plenaĝuloj. Nu, kial do ne eluzi tiun ĉi naturan emon? Ni provu konformigi ĝin kun niaj celoj. Ni aperigu novan specon de korespondantoj — “esper-onkloj“ (ĉar la infanoj ofte sin turnas al plenaĝuloj per “kara onklo“.

Ĉiu Kamarado povas elekti unu-du eksterlandajn infanojn, aranĝi la korespondadon kun ili kaj esti gvidanto, instruisto kaj edukisto por ili. Vere novaj horizontoj malfermiĝos rezulte de tiu ĉi korespondado: vi pripensas kaj preparas la planon de via agado, antaŭe la perfektigo de viaj malgrandaj “genevoj“ en la lingvo esperanto kaj iom post iom vi enkondukas ilin en la sferon de sennaciismo (tio ne estas tre facila tasko). La korespondado fariĝas pli kaj pli interesa por via lernanto kaj, mi estas konvinkita, ke ankaŭ por vi mem. Ĝi (via korespondanto -ino) kreskas aĝe kaj spirite, ĝi fariĝas adepto de la SAT-movado, Sennaciulo de la infaneco, ĝi partoprenas SAT-kongresojn, ĝi vizitas sian maljunan (jam…) amikon “esper-onklon“ en lia hejmo kaj . . . mi lasas al ĉies imagkapablo fini la bildon, ĉar ĝi estas senfine variebla, kvankam ne tute fantazia.

Mi petas indulgon pro nekompleteco de mia artikolo. Mi tute ne pretendis eldiri ion novan aŭ pritrakti la temon plenscience. Mi estos kontenta, se mi, ekspozinte la praktikajn konkludojn el miaj personaj spertoj, altiris la atenton al la grava parto de l’ sennaciisma movado, la interlanda korespondado, kaj mi ĝojos se aliaj Kamaradoj, pli lertaj ol mi, daŭrigos kaj kompletigos miajn modestajn observojn¹).

V. Vozdvijenskij (Odessa), SAT-ano 4024, instruisto de Muziklaborlernejo (Muztrudŝkola).

¹) Ĉar pro malriĉeco de ideoj, la esprimoj estas malriĉaj, sekve ankaŭ la lingvo.

²) Krom la personaj spertoj de la aŭtoro, tion pruvas la faktoj komunikitaj de s-ro W. Hahn (Gohlis-Dresden) ĉe la konferenco “Paco per Lernejo“ en Praha; certe la lasta gvidis la korespondadon de siaj lernantoj laŭ pure pacifista “neŭtrala“ direkto, sed la praktika flanko de lia eksperimento valoras ankaŭ por ni, revoluciaj S-uloj. — Noto de la Red.

³) En poŝtejoj kuŝas granda stoko da leteroj, kiujn oni ne povas enmanigi al la adresatoj pro malbone skribita adreso.

Ĉe la laboruloj.

UKRAINIA SINDIKATARO ENPROGRAMIGAS ESPERANTO-AGADON!

Ofte okazas, ke diversaj organizoj, unioj, asocioj, kongresoj bondeziras aŭ voĉdonas por esperanto. Sed malofte ni vidas, ke iu organizo konkrete enprogramigu ĉe si la esperanto-agadon kaj donu al siaj filioj kaj fakoj realajn direktivojn pri la farenda laboro.

Tial estas treege valoraj la dokumentoj dissenditaj de l’ ukrainia sindikata centro. La dokumentoj tiaspecaj estas ĝis nun tiom maloftaj, ke ni publikigas la plej interesajn partojn el ili.

La direktivo konsistas el tri dokumentoj:

¹) Mi volonte rekomendos kelkajn el miaj gelernantoj (11—14jaraj) por tiu eksperimento.

— paĝo 7 —

SENNACIULO 79

I. Direktiva cirkulero

(Ni publikigas preskaŭ la tutan tekston.)

Tutukrainia Soveto de Profesiaj Sindikatoj. 24. 10. 27 N-o 5/612. (en Ĥarkov).

Al ĉiuj tutukrainiaj komitatoj¹) kaj distriktaj intersindikataj sovetoj²).

“Pri Helpo al disvolviĝo de l’ Internacia Laborista Korespondado“ (Esperanto).

Konklude el la treega graveco de l’ internacia laborista korespondado, kiu estas unu el plej bonaj formoj de internacieca edukado, edukado de larĝaj laboristaj amasoj al agema internacia proleta solidareco, — la klerigkonferenco de “VUSPS“³), okazinta 8. sept. 1926, alprenis decidon pri helpo al aranĝado de internacia laborista korespondado kaj al laboro de esperanto-rondetoj de laboristaj kluboj kaj de laborejoj.

Eksperimento de apliko de internacia lingvo esperanto por korespondado kun alilandaj proletoj en pluraj urboj de Ukrainio montris bonajn rezultojn kaj jesigis la ĝustecon de l’ alprenita decido kaj la alkonformecon de plua disvolvigo de ĉi nova formo de klerig-agado. La esperanto-rondetoj, organizitaj en multaj lokoj, pruvis sian celkonformecon ankaŭ por la disvastigo de l’ vero pri Sovet-Unio inter la korespondantoj de niaj rondetoj.

Konsiderante, ke la disvolvigo de l’ internacia laborista korespondado postulas decan atenton flanke de l’ sindikataj organizoj, — klerigfako de “VUSPS“… dissendas al vi la liston de l’ plej necesa libraro por ĉi agadfako. La klerigfako rekomendas al vi zorgi por ke ne malfortiĝu la laboro de l’ reto de esperanto-rondetoj ĉe laboristaj kluboj kaj laborejoj, kaj peni por la provizado de l’ sindikataj kaj klubaj bibliotekoj je popularaj libroj pri internacia korespondado kaj esperanto… Se ĉe iu distrikta intersindikata Soveto, la esperanto-konsultejo ne ankoraŭ estas organizita, ni rekomendas, kiam al vi sin turnos la organizo de SEU, helpi la fondon de tia konsultejo laŭbaze de l’ “Statuto“.

Por necesaj pluaj informoj pri ĉi agadfako oni sin turnu al klerigfako de VUSPS.

Rabiĉev, (estro de klerigfako de VUSPS). Kenigsberg (sekretario).

II.

La dua dokumento estas “Listo de libroj pri internacia korespondado kaj esperanto, rekomenditaj por klubaj kaj sindikataj bibliotekoj, kaj rondetoj“.

¹) En Ukrainio funkcias 21 sindikatoj.

²) En Ukrainio funkcias 42 distriktaj Sovetoj (laŭ la nombro de distriktoj).

³) Komencliteraro nacilingva de l’ Tutukrainia Soveto de Prof. Sindikatoj.

La listo enhavas 8 informajn (propagandajn) eldonaĵojn kaj 8 porlernajn eldonaĵojn: lernolibrojn, vortarojn (enestas ankaŭ “Petro“).

III.

Precipe interesplena estas la “Provizora Statuto pri agado de Esperanto-Konsultejo“.

Laŭ ĉi statuto ĉe ĉiu distrikta intersindikata Soveto estas fondebla, laŭ petdeklaro de l’ SEU-filio, “Esperanto-Konsultejo“.

La Konsultejo troviĝas sub la morala gvido de l’ intersindikata Soveto.

Ĝi informas, konsultas al ĉiuj demandoj pri organizo de peresperanta korespondado, pri la esp-a movado, pri ellerno de esp-o; rekomendas lernolibrojn; helpas al esp-o-lernantoj; ĝi rajtas aranĝi ĉie lekciojn kaj raportojn por laboristoj: dum kunvenoj, en klubejoj, ankaŭ per Radio; ĝi aranĝas ekspoziciojn; ĝi rajtas organizi kursojn de esperanto-grupgvidantoj, konferencojn esperantistajn; ĝi akcelas la fondon kaj funkciadon de esp-o-rondetoj por laboristoj.

La Konsultejo devas priservi: sindikatajn organizojn, laboristajn klubojn (kaj rondetojn), ĉiujn sindikatanojn (kaj la familianojn, nutratajn de tiuj sindikatanoj), se tiuj organizoj aŭ personoj sin turnas al la Konsultejo.

La Konsultejo dum siaj funkciad-horoj ricevas la ejon necesan en Labor-Palaco, Sindikatara Hejmo aŭ unu el la plej gravaj kluboj de l’ loko…

Komentoj estas superfluaj. Tiaj dokumentoj pruvas, ke proksimiĝas la tago, kiam ĉie la aplikado kaj propagando por la mondlingvo fariĝos la afero de tiuj, kiuj mem eluzas la utilecon de nia tutproletara interkomprenilo.

Dneprano.

*

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Germanio. Laborista esperanta societo Zwickau aranĝas depost la 6. sept. la duan kurson por komencantoj; ĝi okazas ĉiumerkrede je la 8 h. en Alte Schule. Partoprenas 15 ge-lernantoj. — Sovetio. Batum (Kaŭkazo). Ĉe la Klubo de la N-Regimento estas organizita esp.-rondeto, konsistanta el 24 ruĝarmeanoj k. oficiroj. La esperanto-kurson gvidas K-do A. Tanner. — Kremenĉug. — La esp-o-organizo, en kontakto kun IRH.-filio kaj Intersindikata Soveto, aranĝis, por la honoro de X-jara datreveno de l’ Revolucio, “Ekspozicion de Internacia Koresp-ado“. La Ekspozicio enhavis fakojn: Vivo kaj batalo de l’ eksterlanda Proletaro (kun “anguletoj“: “anglia striko“, “afrikaj vivkondiĉoj“, “kion konstruis laborista mano“, “virino en revolucio“, “vivo de francia fiŝistaro“, “novaĵoj el ĉie“ ktp.), Korespondado kun Ruĝ-Front-anoj; IRH-korespondado; Komunist-Infana-Koresp-ado; Lenin en eksterlanda gazetaro; Alilanda lab. Gazetaro; Alilandaj lab. ilustraĵoj; Ateista koresp-ado… Unuafoje, ni povis montri tiom enhav-riĉajn kaj interesplenajn materialojn. La 2000 gelaboristoj kaj lernantoj, vizitintaj la ekspozicion, restis honege impresitaj. Dum la fest-tagoj en gazeto “Kremenĉugskij Raboĉij“ aperis la elesperantaj salutoj de Ruĝ-Front-anaro Orient-Saksia, RFB Leipzig, taĉm. I, Komunista Laboristaro de München, “Jun-pioniroj“ el Amsterdam, Prolet-Kleriga Ligo “Plebs“ el Nova-Zelando. La nepublikigitaj salutoj estis prelegitaj ĉe la ekspozicio. Bonegan impreson kaŭzis ĉe la ĉi-tiea kom. infanaro standardo donacalsendita de “Jun-pioniroj“ el Amsterdam por “Jun-pioniroj“ ĉi-tieaj (la surskribaĵo nur en esp-o!). Kunveno de sindikat-reprezentantoj la 14. 10. voĉdonis rezolucion kun pluaj konkretaj priesp-aj tezoj. — Krjukov ap. Dnepro. — La esperantistaro, dum la Jubileaj tagoj, aranĝis ekspozicion de siaj korespondaĵoj en klubo “Kotlov“. La sukceso estas bona: 700 vizitintoj, oni klopodas por fondo de novaj rondetoj.

[BILDO p.7 | 62,31,91,37] Ornama desegnaĵo: libro, plumo kaj paperfolioj sur skribtablo, kaplinio de la rubriko.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Katalogo de lingvoj naturaj, popolaj, literaturaj, klasikaj kaj artefaritaj. (Provizora listo). 100 ekz. — Prezo: 2 sv. fr. Eld: UEA, Genève.

Ŝajne, ke la “flankaj gajnoj“ de UEA estis tre bonaj. Ili certe kovris jam ĝian deficiton kaj la multajn vojaĝojn, ĉar UEA jam permesas al si eldoni la supran libron. Tiu “Katalogo“ nek kompleta nek detala prezentas nenian valoron, krom la elspezigo de mono. Verama.

Ĉu vi jam renovigis vian membrecon al SAT?

★ DIVERSAĴOJ ★

PRI ĈINA GAZET-SERVO

Post apero de anonceto en “S-ulo“ pri ĉina gazet-servo ni ricevis multe da leteroj el preskaŭ ĉiuj partoj de l’ mondo petantaj novaĵojn pri la ĉi-tiea revolucio. Pro diversaj kaŭzoj mi ne povis respondi al ĉiuj. Post la ŝanĝiĝo de politika situacio en Ŝanhajo, estis tre malfacile funkciigi la gazet-servon. La efektiviĝo de nia plano devas do prokrastiĝi, ĝis la politika situacio pliboniĝos. Intertempe mi promesas ofte sendadi informojn al “S-ulo“ pri ĉinaj politikaj kaj ekonomiaj aferoj, se la cirkonstancoj tion permesas al mi.

Ŝanhajo, 3. 11. 27.

SAT-ano (3503).

* * *

ONI PETAS

Ke K-doj el ĉiuj landoj, krom Sovetio kaj Britio, sendu statistikojn kaj ĝeneralan informon pri Naskevitado, Eŭgeniko kaj Malthusianismo en sia lando, por uzi en la preparado de verko eldonota de SAT. Adresu al Redaktejo de “S-ulo“.

— paĝo 8 —

80 SENNACIULO

MEMORNOTO

Represis el “Sennaciulo“:

Pravda, Plzen, ?: Komunistaj Universitatoj.

Enhavis priesperantajn artikolojn:

Jedinstvo, Sofia, 16. 11. 27. — Le Bellevillois, Paris, novembro 27. — Nakovadnia, Sofia, novembro 27. — Pravda, Plzen, ?.

Rostov’aj SAT-anoj okaze de la 10-jara datreveno de Oktobra Revolucio ricevis salutleterojn de ekstersovetiaj K-doj, kiuj estas presitaj en jenaj jurnaloj de Nord-Kaŭkazio: “Molot“, Rostov-Don, 7. 11. 27 (el Svedio, Holando, Estonio). — “Leninec“, Rostov-Don, 7. 11. 27 (el Anglio, Latvio, Belgio, Jugoslavio). — “Krasnoje Priazovije“, Azov, 7. 11. 27 (el Svedio, Estonio). — “Trudovaj Putj“, Armavir, 7. 11. 27 (el Estonio, Holando). — “Sovetskij Paĥarj“, Rostov-Don, 5. 11. 27 (el Svisio). — “Krasnij Ŝaĥter“, Ŝaĥty, 5. 11. 27 (el Francio, Jugoslavio). — “Vlastj Sovetov“, Stavropol, 2. 11. 27 (el Svedio, Jugoslavio). — Al ĉiuj salutsendintoj Rostov-Don’aj SAT-anoj esprimis proletan, fratan dankon.

NIA POŜTO

9499. — Via “Tago“ estas tro nesufiĉa por esti presinda.

10072. — Vian tradukon ni certe uzos.

Al kelkaj. — Certe ni pretas peri la leterojn, sed oni ne deziru, ke SAT pagas tiun afrankon. Estonte ni nur peras leterojn, se la sendanto almetas la ekvivalenton de 0,50 mk. germ. Adm.

4899. — Monon ni ricevis! Adm.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-ajo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Bulgario. K-doj Ŝkodrov k. Matev (kotonteksistoj) en fabrikejo “Princ-Kiril“, Gabrovo, dez. koresp-adon kun ĉiul. samfakanoj pri la kondiĉoj de laboro, tagsalajro, teksajspecimenoj hig-radinstaloj k. pri ĉ. aferoj, rilatantaj teksindustrion. Interŝ. teksajspecimenojn. Resp. certa. K-do Stanĉo Dimitriev, Ruse, dez. ricevi esp-ajojn por ekspozicio. K-do M. Iv. Bardarov, meblisto (22 j.), str. “Sveti Naum“ Nr. 9, Ruse, dez. koresp. kun samprofesiuloj el ĉ. l.

Ĉeĥoslovakio. Adresŝanĝo: K-do Robert Burkert, Lungenheilstätte, Marschendorf, IV. (antaŭe en Tannwald). K-do H. Hoŝtalek (arbar-inĝeniero), Komenská 62, Ĉ. Budějovice, dez. koresp. pri laboreblecoj en sia fako en Sovetio.

Danio Kamaradoj! Sendu salutojn al nia SAT-propaganda vespero, kiu okazos la 10. dec. 1927. Adr.: K-do Harry Nielsen, Kochsg. 47, II., Odense.

Estonio. K-do Leongard Klaaser, Kunderi tän. 10—20, Tallinn, dez. interŝ. L. kun junaj gekomunistoj el ĉ. l.

Francio. K-do L. Janka, Rue du College, 84, Roubaix (Nord), dez. interŝ. PM. kĉl., krom Germanio. Tuja resp. garantiata.

Germanio. K-do Karl Berthold, Alter Markt, 31, Halle a. S., dez. koresp. pri lab. movado k. a. temoj kĉl. Resp. garantiata. — 30 infanoj (12—15 jaraĝaj) k. junuloj ĝis 25 j. dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Certe resp. Adr.: K-do R. Graetz, Waldemarstr. No. 17, Rostock. Adresŝanĝo: K-do Gustav Hindorf, Bartelsstrasse 122, III. r., Hamburg, 6 (antaŭe en Altona). — Multaj batalantoj el la urbo de malluma mezepokeco serĉas korespondadon pri: Sacco, anarkiismo, fiziokratio, socialismo ktp. Skribu el ĉie, precipe Anglio, Francio, Sovetio, Hindio k. Ĉinio. Adr.: F. Kick, Lechenicherstr. 3, Köln.

Hungario. K-do Karl Benedek, komizo de tekskomerco, Major-str. 23, Péĉ, dez. daŭre koresp. kun samprofesiuloj el ĉ. l., pri ĉ. temoj. Certe resp. Gek-doj! Kiuj volas serioze k. konstante koresp. pri seriozaj temoj kun sincera esp-isto, tiuj bonvolu skribi al K-do Jozefo Kotvics, Széchényi-ujjtelep, 165, sz., Szentes.

Sovetio. K-do M. S. Ŝarafan, Novominskaja, Donskogo okruga, dez. koresp. kĉl. Adresŝanĝo: K-do B. Jeleznjakov, Jeleznodorojnij posjolok, Staro-Bujanovskaja, 17, Samara (antaŭe en Sverdlovsk, poste en Ileckaja Zaŝĉita). — Jenaj Gek-doj en Zavitaja, Amurska okr., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj: A. M. Legkij (instruisto), V. N. Grjebovskij (fervojlaboristo), V. V. Feliksov (Rajsojuz), A. V. Ageev (RIK), M. G. Lapuzo, (poŝtestro), St. J. Sostavkin, Maksim Burbelo, A. J. Plaucino, S. V. Gavrilov, S. N. Skorov, F. Iv. Knjazev, I. St. Sostavkin (Ilj.), T. T. Minceva (instruistino), M. I. Traĥtenberg (kontoro). — Gelernantoj de Zavitaja sepjara lernejo dez. koresp. kun ĉiul. gelernantoj. Adr.: Zavitaja, Amurska okr., al K-doj: G. P. Kojnov, B. A. Kostrikin, A. K. Mitiŝov, N. Kamŝlov, M. A. Iljin, K-dinoj: A. E. Voronova, L. Potemina, A. Goluŝko, R. Staricina, A. P. Bojkov, M. P. Maloviĉko, V. Kolesnikova, Kl. Kovalevskaja, G. Klemenko. K-do P. V. Mokrecov (invalido, SAT-5088) loĝas de 1. 10. 1927 en Oranienbaum, Lening. okr., Lesnaja ul. 5, kv. 1. Adresŝanĝo: K-do Demetrio Pogorelov (5403), Starovirska 28, loĝ. 5, Ĥarkov, Ukrainio (antaŭe en Kamenec-Podolsk). — Klubo je la nomo de Smirnov, Naro-Fominsk, Mosk. gub., dez. koresp. pri radiotekniko kĉl. K-do M. Andreev, st. Ĉerdjuj, Sr.-Az. jel. dor. vokzal, telegraf, Turkmenistan, dez. koresp. kĉl. precipe kun fervojtelegrafistoj, ankaŭ peras kolektivan koresp-adon por profunuiĝoj, klubo, mur- k. laŭtparolilaj gazetoj fervojistaj. K-do V. D. Kubanov, Kladbisĉinskaja, 101, Slavjanskaja, Kub. okr., dez. koresp. kun junlaboristoj pri ekonomia vivo kĉl. L. Resp. garantiata. K-do E. Martinenko, Bazarnaja ul. 61, kv. 9, Dnepropetrovsk, dez. koresp. pri div. temoj kĉl. L, PK, PI. Resp. garantiata. — Radio-rondeto ĉe Komsomola Klubo dez. koresp. pri radio-movado. Adr. Rostov-Don, Puŝkinskaja ul. 94, Radio-Krujok Kluba Komsomola. — Serioza filatelisto interŝ. PM. Resp. garantiata. Adr.: Moskva, 21, ul. Usaĉeva, 19 A, Korpus 4, kv. 4, K-do Vl. Lysenko. K-do Isajev, Artilerijskaja, 78, Batum, Gorodok, dez. koresp. kĉl. precipe kun fotoamatoroj, militistoj k. labkoroj, pri ĉ. temoj. K-do Salnikov, vil. Miĥnoviĉi, Smolensk. gub. i ujezd, Boĥotskaja vol., dez. koresp. kun komencantaj esp-istoj, instruistoj kaj kamparanoj. — Distriktaj kompartia, komjunula, pioniraj, profsindikata komitatoj, mezlernejoj, domo de klerigistoj k. prof. klubo serĉas koresp-antojn en ĉ. parto de la terglobo. Samtempe K-do Genŝaft sciigas sian novan adreson. Ĉion adresu al: K-do P. Antonoviĉ, Avraamievskaja, 7, Smolensk. K-do Nikolao Dulebov, Zavitaja, Amurska okr., serĉas ŝakludantojn. Adresŝanĝo: K-do Georgo Girin, Superkooperativa kurso de Centrosojuzo, Leningrad (antaŭe en Zavitaj Amur. okr.). K-do I. E. Makŝakov, Puŝkinskaja 214, kv. 1, Rostov-Don, dez. seriozan k. daŭran koresp.-adon pri lab. vivo k. laboro, kĉl. Skribu multnombre! Resp. garantiata. — La Junular-Rondeto serĉas koresp.-antojn el ĉl. pri problemoj de Junularmovado ktp. Adr.: S. Holesniĉenko, Sovetskaja 19, Brjansk.

GEKAMARADOJ!

Kiu povas informi min pri mia bofrato Stefano Benedek? — Dum la mondmilito li estis soldato kaj malaperis en la jaro 1916 sur la rusa fronto. — Elkoran dankon! Informojn sendu al: K-do Jozefo Kotvics, Széchényi-ujjtelep, 165, sz., Szentes (Hungario).

ATENTU!

Nia LEA-rondo intencas aranĝi esp. ekspozicion kaj propagand-vesperon. La SAT-anoj estas petataj sendi al ni ekspoziciaĵojn, esp-ajojn kaj propaganda-materialon. L, PI, bfl. ktp. — Ĉio estos respondata. Adresu al: K-do J. Krieg, Alsenstr. 4, Barmen (Germ.).

ATENTU!

SEU-ĉelo de f-ka klubo “Ruĝlaboristino“ dez. koresp. kun grupoj kaj individuoj pri ĉ. temoj, L, PK, PI, gaz. Peras al murgazetoj k. lab. organizoj. Adr.: A. Z. Koritova, Glavkontora Sosnevska M.-ro Ivanov-Voznesensk (Sovetio).

ENHAVO:

Pli bone aŭ malplibone?, trad. 6600 pĝ. 73 Letero el sendependa Jugoslavio, de 10 164 „ 74 Hungara polico torturas, trad. E. E. Y. „ 74 Laborista Radio-Stacio „ 75 Kiel sovetiaj laboruloj subtenas sian registaron, de Baranov V. „ 75 Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo, de E. Lanty „ 75 Nacia laborista universitato „ 76 Humoraĵo „ 76 Sennaciula Studenta Paĝo „ 77 Tra Esperantio „ 78—80 Korespondado, anoncoj „ 80

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

N-ro 167, 15-a de decembro 1927

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

4-a Jaro. N-o 167 — APERAS SEMAJNE — 15. Decembro 1927

[BILDO p.1 | 41,4,55,12] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo de la kaplinio

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

PROBLEMOJ EL HINDIO

LA SINDIKATA MOVADO EN HINDIO

Oni ofte aŭdas, ke la Hinda Sindikatmovado “estas ankoraŭ infanaĝa”. Ĉi tiu frazo esprimas malĝustan ideon. Pro tio oni senkulpigas ĉiun eraran politikon — plenan senagemecon, sekciismon, forrestadon de politiko, ktp. Aliflanke, la frazo sugestas, ke la sola ebla politiko (ag-metodo) por Hinda Laboristaro estas malrapida pacienca progreso, same kiel nuntempe. Mi ne neas la veron, ke la situacio de la Hinda Labormovado estas malbona kompare kun la situacio en la Okcidento. Sed tiu ĉi artikolo montros, ke la Hinda Sindikatmovado nun estas en la dua stadio, en kiu ĝi restos ĝis alvenos la kondiĉoj, kiuj estas necesaj por la sekvonta stadio. Oni anticipas, ke tiuj kondiĉoj baldaŭ alvenos.

La nuna situacio estas proksimume:

Okupataj en: Milionoj
Terkulturado 100
Industrio (kaj Minado) 15½
Transportado 2
Komerco 8
Mastrumaj helpantoj 2½
Publika Administrado 4

El la enloĝantaro da 300 milionoj, oni kalkulas 138 milionojn da gelaboruloj, kiuj troviĝas en la supre menciitaj okupoj.

Estas 164 sindikatoj kun 196 500 anoj. Nuntempe aliĝis 60 sindikatoj (125 000) al la Tut-Hinda Sindikata Komitato.

Necesas nun montri kiel rilatas la nuna situacio al la pasinta.

Grandskala organizado komenciĝis en j. 1918. Al la unua T-H. S. K. aliĝis 60 sindikatoj (140 000 anoj) en j. 1920, kaj oni diris, ke la anaro de ĉiuj sindikatoj, kiuj simpatiis, nombris 500 000 anojn. Dum la dua Kongreso — laŭ diroj — 1 000 000 estis reprezentita. Mi dubas pri tiu nombro, sed estas certe, ke post 1922 okazis ega malaltiĝo. En j. 1924 nur 8 sindikatoj aliĝis, sed je la kvina Kongreso en j. 1925 estis 31 sindikatoj (80 000). Depost tiu jaro la nombro firme plialtiĝas.

Dum la periodo 1919—1922 aperis intensa “ŝtrik-ondo”, sed tio malaperis en j. 1924. Estas ankaŭ malsimileco inter la karakteroj de la tiamaj kaj nunaj Kongresoj. La unuaj du Kongresoj estis nure egaj manifestacioj. Ĉe la dua (1921) ĉeestis kelkmiloj da delegitoj, kaj la tieaj ministoj speciale strikis por festi la Kongreson; konataj politikaj gvidantoj ĉeestis. La skribanto ĉeestis la Kongreson dum marto 1927, kiam la delegitaro nombris malpli ol kvindek, el kiuj ne pli ol dek estis laboristoj.

S-ro R. K. Das (en sia libro “Labormovado en Hindujo”) diris, ke dum la plifruaj jaroj de intensa agado, la sindikatoj similis ĉefe al la industria tipo, sed dum la plimalfrua periodo (1923) metiaj tipoj ekaperis. Tio ĉi estas notinda. Malgraŭ tio, ke la sindikatoj ne estas absolute metio-tipaj, ili tamen tre proksimiĝas al tia tipo. Nuntempe la nombro de sindikatoj plialtiĝas, sed plimalaltiĝas la suma anaro.

En organizo, konsisto, celoj, grandeco kaj metodoj, la sindikatmovado de 1919 ĝis 1922 efektive tute malsimilas al la nuna. La plifrua movado estis produkto de periodo de universala nekonstanteco kaj ekscitiĝo. Ĝi estis revolucia reago al revolucia situacio. Pro la ekonomiaj cirkonstancoj iĝis universala malkontenteco kaj protesto. Krome, la tiutempa politika ekscitiĝo, influis la laboristojn. Kompreneble, la revolucia konscio estis treege malforta, sed sendube ĝi ekzistis. Strikoj ĉie okazis. Antaŭ la strikoj, plejofte ekzistis nenia organizaĵo, sed ofte oni establis ian sindikaton post la striko. Ili ne havis konstantan anaron nek fiksitajn kotizojn; efektive oni ĝuste diris pri ili, ke “ili estas preskaŭ ne pli ol strikkomitatoj”. Nuntempe restas malmulte da tiuj.

La nuna movado funkcias en kondiĉoj de ekonomia konstanteco kaj politika trankvileco. Ĝi havas grandmezure laŭmetian strukturformon, kaj estas plejparte movado de la plialtaj rangoj de laboristoj, kiuj havas treege limigitajn celojn. Preskaŭ ne ekzistas inter-sindikata organizo, nek solidareco nek klaskonscio. Ĝenerale, politika agemeco estas evitata.

En kelkaj industrioj (t. e. poŝta, fervoja, doka) estas iuj sindikatoj, kiuj celas tutlande unuigi la laboristojn ĉiurangajn. Iuj sindikatoj disrompiĝis kaj nun ekzistas apartaj organizaĵoj por hindoj kaj por eŭropanoj. Okazis multaj aliaj disrompiĝoj, pro diversaj motivoj. Ĉe la plialtrangaj laboristoj organizo estas forta kaj mezefika, sed malforta ĉe la malaltrangaj; ĉe la senkleraj ne ekzistas preskaŭ organizaĵoj. Pro senklereco estas tre malfacile organizi la nefakajn laboristojn. Kompreneble, la dungantoj preskaŭ ĉiam donas plibonajn kondiĉojn al la plialtranguloj ol al la aliaj, kaj eŭropanoj ordinare ricevas pli bonajn kondiĉojn ol la indiĝenoj.

Iuj sindikatoj aranĝas elementajn instrukursojn por siaj anoj. Iuj el la pliaĝaj sindikatoj eldonas gazetojn, aliaj

— paĝo 2 —

82 — SENNACIULO

eldonas neoftajn bultenojn. Plimulto donas kvitancojn kontraŭ kotizoj, kelkaj uzas membrokartan sistemon. La plifortaj sindikatoj dungas daŭre pagatajn oficistojn, aliaj estas devigataj havi “eksterulojn”.

Virinaj organizaĵoj preskaŭ ne ekzistas. Ekzistas nuntempe kvar Laborist-kamparanaj Partioj, kiuj jam influas la Labormovadon. Ili propagandas por vigligi la sindikatojn kaj por establi veran Metiaran Konsilantaron. Plejparte ili estos bazataj sur la “plimalaltrangaj” laboristoj, kaj verŝajne ili sukcesos solvi la ankoraŭ nesolvitan problemon pri la organizado de la plejmulta parto de la hinda Laboristaro.

En politikaj rondoj oni klare komprenas la estontan gravecon de la Labormovado. Lastatempe reaperis du gvidantoj, kiuj dum kelkaj jaroj restis ekstere de la Labormovado — Chaman Lal, kaj Lala Lajput Rai. La unua denove sin aliĝis, ĉar li komprenas, ke burĝa naciismo mortis kaj la estontan luktadon faros la Labormovado. La dua revenis pro precize mala motivo — li antaŭvidis la danĝeron al la burĝaro kaj volis forpeli tion¹).

La batalo inter Naciismo kaj Imperiismo por kapti la Labormovadon komenciĝas. Kiam tio plene estos evoluiĝinta, tiam komenciĝos la sekvonta stadio en la historio de Hinda Laboristaro.

Artikolo de Philip Spratt, aperinta en angla gazeto “Labour Monthly”, Oktobro 1927. Tradukita de S. H. Brooks (SAT 8500). La verkinto de la supra artikolo estis arestita pro la de li verkita broŝuro “Hindujo kaj Ĉinujo”.

¹) La frazon ni ne komprenas. Red.

ANKORAŬ PRI “MOTHER INDIA” (“PATRINO HINDIO”)

Oni povas mensogi, citante nur verajn faktojn kaj se oni elektas la lastajn el granda faktaro kaj prezentas ilin kiel la tutaĵon. Evidente, laŭ “The Indus”, ĵurnalo de Londona hinda studentaro, kaj leteroj de Gandhi kaj aliaj en “Manchester Guardian”, tiel faris F-ino K. Mayo, kiam ŝi verkis la libron “Mother India”, kiu atakas hindojn kiel “minacon al la mondo” kaj subtenas la britan regadon en Hindio tiom, kiom ŝia libro “The Isles of Fear” (La Insuloj de Timo) subtenas la usonan regadon en la Filipininsuloj. Ŝajne F-ino K. Mayo iris en Hindion kun la celo vidi nur tiujn faktojn, kiuj taŭgos por sia objekto kaj en tiu celo ŝi estis helpata de la Britia Registaro.

Plue, ŝiaj izolitaj faktoj estas ofte ne nur troigitaj, sed ne veraj. Ekz. ŝi citas dirajojn de personoj, tiom konataj kaj respektataj, kiel Gandhi kaj F-ino Bose, kiujn ili neas. Tagore ankaŭ estas de ŝi menciata kiel persono, kiu aprobas infanedziĝon, sed estas fakto ke li konsilas ne infan-edziĝadon, sed fruan edziĝon.

La multaj reformistoj en Hindio jam delonge konstatis la malbonaĵojn ekzistantajn en ilia lando kaj fals-fokusigitajn de K. Mayo; ili luktas mem por aliigi la staton, kiun evidente la Britia Registaro aŭ ne atentis aŭ malsukcesis plibonigi dum sia sufiĉe longa regado.

La libro de K. Mayo estigis en Hindio furiozan indignon, kaj pro ĝi grandegaj protest-kunvenoj okazas. Ĝi ankaŭ pliigis malamon de hindoj kontraŭ Usono, kiu ekstertenas ilin, dum usonanoj libere sin movas en Hindio. Ni konsilas, ke K. Mayo verku alian libron; sen troigo ŝi trovus bonan materialon por sia “reformemo” en lando de “lynchlaw”¹); de disetendita subaĉetado kaj politika putreco; de laŭleĝa fimortigo; de adorego al “la ĉiopova dolaro” kune kun kruda religia superstiĉo.

Oni lasus sian sorton pli konfide en la manoj de la ĝentilaj, pacemaj hindoj — eĉ se ili ankoraŭ kredas al kelkaj strangaj kuraciloj — ol en tiuj de la pli sovaĝaj regantoj de Usono. E. K. L.

LA VERA MINACO DE LA HINDOJ

Ĉe la oka kunsido de la Tut-Hinda Sindikata Komitato, unu el la britaj fratecaj delegitoj, Purcell, parolis jene: “La labor- kaj viv-kondiĉoj de la laboristoj kaj kamparanoj de Hindio estas tiaj, ke ili minacas la civilizacion. La kotonfabrikoj de Lancashire (Anglio) funkcias 32 horojn en semajno, tiuj de Hindio 60 horojn. En preskaŭ ĉiu industrio en Hindio, la laboristoj laboras proksimume duoble pli longe ol la laboristoj en simila industrio de Britio, Eŭropo aŭ Ameriko. Rilate salajrojn, la afero estas eĉ pli miriga. Estas eble dungi 6—12 virinojn en la hindaj koton-fabrikoj por salajrsumo, kiun oni pagas al unu virino en la anglaj fabrikoj. La brita ministo ricevas dekoble pli grandan pagon ol la hinda, kvankam la unua estas en konstanta lukto kontraŭ la mastroj por ricevi pli altan salajron “sufiĉan por la vivo”. F-ino K. Mayo evidente volis kapti kulon kaj englutis kamelon. La ne-hinda Laboristaro pli bone atentus la gravajn faktojn ol ŝiajn rakontojn, tiamaniere ĝi utilus al la hindaj K-doj kaj al si mem ankaŭ.

¹) Elp. linĉ-lo: eksterleĝa atako kontraŭ malliberigitoj, ĉefe kontraŭ negroj.

La Kinoaŭtomobilo

La General Motor Company de Detroit (Dzeneral Motor Kompany — Detroá) kiu fabrikas Buick- (Bjuik)- kaj Chrysler- (Krizler) aŭtomobilojn, faris interesan kontrakton kun Sovetio. La amerika aŭtomobilkompanio liveras t. n. kinoaŭtomobilojn al la soveta registaro. La komisiituloj de l’ registaro kun ĉi tiuj aŭtomobiloj traveturas tutan Sovetion kaj precipe vilaĝojn, kaj la pli malgrandajn urbojn, kie ankoraŭ ne estas kinoj kaj tiu loke ili aranĝas propagandprezentadojn.

La soveto ricevis provizore 15 aŭtomobilojn; pluaj nun pretiĝas en Detroit. Valoro de l’ mendo superas okcentmil dolarojn.

Antaŭ kelkaj semajnoj oni liveris unu al Sovetio ekspedatan aŭtomobilon al la urbo Berlin kaj la ĉi tiea trusto de l’ aŭtomobil-fabrikoj invitis ĵurnalistojn por ke ili vidu la kinoaŭtomobilon starantan sur Lehrter (Lerter)-placo. La amerika maŝinmiraklo estis preskaŭ unu kaj duoble pligranda ol ampleksa aŭtobuso. Malantaŭ la gvidmaŝino estas suplementvagono, kiun la aŭtomobilo trenas kun si kaj kiu dum la kinoprezentado estas malvaste kroĉigebla al la granda aŭtomobilo.

Ducentsepdekkvin personoj havas samtempe lokon en la interno de l’ aŭtomobilo, kiam ĝi estas finaranĝita por prezentado. Kompreneble dum la prezentado la larĝeco de l’ aŭtomobilo estas konforma al tiu de normala kinejo. En la suplementvagono estas la projekciaparato kaj la tuta maŝinejo. La elektran fluon bezonatan por la projekcio oni produktas per la motoro de l’ aŭtomobilo kaj tiu ĉi motoro ekfunkciigas ankaŭ la meĥanikan orkestron, kiu la antaŭe kompilitajn muzikaĵojn ludas paralele kun la projekciado de l’ filmo.

H. J. Walpole, eŭropa reprezentanto de l’ General Motors rakontis al nia raportisto la historion de ideo pri konstruado de l’ kinoaŭtomobilo.

— Dum la direkcia kunsido de l’ Universal Artist, la plej eleganta filmfabriko de Ameriko, unu el la plej popularaj aktoroj kaj ĝia ĉefakciulo Douglas Fairbanks esprimis la ideon, ke estas necese projekti kaj konstrui kinoaŭtomobilojn. Li pensis al Sovetio, kie nur je proksimume kvincentmil homoj troviĝas unu kinejo. Estas provincoj, kie kino estas tia novaĵo, kiel ĝi estis ĉe ni antaŭ dudek jaroj. “Mi rememoras, kiam dum mia junaĝo — diris Fairbanks — en Kalifornio migradis la unuaj primitivaj kinoj, kiel cirkoj.”

La posedantoj de la unuaj migrantaj kinoj, prezentadis filmojn sub ia tendo aŭ en drinkejo kaj pergajnis multe da mono, kvankam la aparatoj kaj la filmoj estis malbonaj. — Ĉu ne estus do eble ripeti la heroepokon de l’ kino en pli moderna formo?” Du semajnojn poste

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 83

fondiĝis en la kadro de General Motor Company, la kompanio de kinoaŭtomobiloj. Ĝian kapitalon de 1 000 000 da dolaroj kovris Douglas Fairbanks, lia edzino Mary Pickford, la aŭtokompanio kaj kelkaj unuarangaj financistoj.

Baldaŭ estis preta la unua modelo. Delegito de la Kompanio veturis Sovetion por trakti la aferon kun la soveta registaro, ĉar ŝajnis al la Kompanio, ke ĝi estas la lando, kiu pleje bezonas kinoaŭtomobilojn. Preskaŭ samtempe venis Nov-Jorkon unu gvidanto de l’ filmsoveto por aranĝi la vendadon kaj transprenon de sovetaj filmoj en Ameriko. La gvidanto de filmsoveto povis do vidi la aŭtomobilon. Post mallonga tempo kontrakto estis signita per kiu la soveta registaro aĉetis kinoaŭtomobilojn je 800 000 dolaroj.

Ni eniru ĝin por partopreni filmprezentadon. La projekci-tolo estas iom pli malgranda ol la ĝenerale uzata, sed la projekcio estas tiel same perfekta kiel en plej eleganta kinejo. La plej granda avantaĝo de kinoaŭtomobilo estas ĝia rapida — nur 20 minuta — finaranĝo por prezentadoj. Dum unu tago ĝi do povas doni prezentadojn en du ĝis tri vilaĝoj ĉu farmoj.

El “Pesti Napló”, hungara burĝdemokrata tagĵurnalo tradukis: Kolektivano.

MIA BUĜETO

Laŭ ekzemplo de aliaj SAT-anoj mi ankaŭ kun ĝojo volas montri mian buĝeton.

Mi ne estas iu ĉefulo, aŭ iu supera oficisto, mi do ne ricevas grandan salajron, ĝi estas egala ĉiumonate, sen iu ajn ŝanĝemo.

Mi devas aldoni, ke por fraŭlo, senfamiliulo, la salajro estas sufiĉa por modesta vivo, sed oni ne devas forgesi, ke multaj el malsuperaj poŝtistoj estas salajrataj plimalalte ol mi (ekz.: kurieroj leterportistoj, gardistoj, ktp.) krom tio kelkaj havas familianojn-senlaborulojn por vivteni. La vivo de la lastaj ne estas enviinda pro la neceseco de nelacigebla lukto por ĉiutaga ekzisto.

Jen la ciferoj de mia monatbuĝeto:

Rubloj Laŭprocente
ENSPEZOJ: unumonata salajro 62,0
ELSPEZOJ: por loĝejo (luo de ĉambreto) 10,0 16,0
„ tagmanĝoj en socimanĝejo 20,0 32,5
„ teo, sukero, pano, butero ktp. por manĝi hejme matene kaj vespere 8,0 13,0
„ membrokotizo al profesia unuiĝo, helpkaso 2,0 3,0
„ abono de enlandaj revuoj 1,0 1,5
„ diversaj esp. elspezoj: membrokotizoj por SAT, SEU, abono de “S-ulo”, “S. Revuo”, enlandaj esp. revuoj, afranko de korespondaĵoj, mendoj de literaturo ktp. 3,0 5,0
„ helpo al familianoj (maljuna patrino) 4,0 6,5
„ teatroj, kinoj kaj ceteraj plezuroj, necesaĵoj 4,0 6,5
„ banejo kaj lavistino 2,5 3,5
„ vestoj 8,0 13,0

Medicinan helpon mi havas senpage. Por aĉeti veston mi prenas prunte ĉe helpkaso necesan monon, kiun mi devas repagadi dum kelkaj monatoj.

Kiel oni povas vidi, mia buĝeto estas severa kaj mi nepre devas vivi laŭ ĝia limo.

Feliĉe mi estas kontraŭulo de alkoholo kaj tabako, sekve la elspezoj por ili forestas en mia buĝeto.

Por kompreni la valoron de mia salajro permesu al mi noti jenajn prezojn:

Rubloj
1 kg. da nigra pano 0,10
1 „ da blanka pano 0,21
1 „ da sukero 0,71
1 „ da butero 1,80
1 „ da fromaĝo 1,40
1 paro da ŝuoj (meza prezo) 13,—
Ĉemizo (meza prezo) 5,—
Kostumo (meza prezo) 50,—

A. Erjuĥin (9682), Arĥangelsk, USSR.

[REKLAMO p.3] Se vi deziras profundiĝi en la materion de “Sennaciismo”, vi nepre aĉetu kaj legu la 2-an eldonon de A. B. C. de Sennaciismo Mendebla ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

[REKLAMO p.3] Proverbaro Esperanta laŭ la verko “Frazeologio rusa-pola-franca-germana” de M. F. Zamenhof, aranĝis L. L. Zamenhof. Unu volumo in-8, 82-paĝa. Prezo: 1,50 mk. g. Adm. de SAT.

TAGO EL MIA VIVO

Je la kvina horo matene mi leviĝas, min vestas, kaj, manĝinte iom, eliras minejon. Ĉe la lampejo mi ricevas oleo-lampon (tie-ĉi oni ankoraŭ ne uzas la elektrajn lampojn jam uzatajn aliloke), kaj enviciĝas kun miaj kolegoj apud la ŝaktofaŭko por malsuprenveturi per la granda lifto. Dum la somero oni apenaŭ povas tuj vidi, kiam oni eniradas la minejon, pro la subita ŝanĝo de sunbrilo en mallumon lumetigatan ie kaj tie per la okulondifektigaj flavaj flametoj de la malnov-modaj oleolampoj.

[BILDO p.3 | 63,23,77,37] Portreta foto de juna viro en kostumo kaj kravato (la aŭtoro)

Proksime de la ŝaktofundo troviĝas vagonetaro, per kiu mi kun multaj aliaj sklavoj veturas laŭ la longa deklivo ĝis la vojet-kuniĝo, kie oni disiras piede al la diversaj laborlokoj. La varmo jam estas sentebla. Baldaŭ mi demetas la jakon kaj veŝton. La spirado mem iĝas malpli facila, kaj kiam oni alvenas al sia laborloko, oni ŝatus demeti ankoraŭ pli da vestoj kaj kiel eble plej malvarmetiĝi. Je la sepa matene komenciĝas la laboro, — karbo, karbo, karbo. La produktado de karbo postulas la koncentriĝon de la menso. Tiom da horoj pasigataj ĉiutage je streĉiga laboro, en mallumo kaj danĝero, kie oni ne devas pripensi ion ajn krom la produktado, ĉio ĉi nature stultigas la laboriston. La lacegiga laboro senigas lin je la volo kaj energio al sinklerigado. La cerbo kaj spirito ne volas respondi escepte al malseriozaĵoj. Ĉu ne estas abomeninde, ke tiaj kondiĉoj ekzistas en tiel-nomata “civilizita lando”?

Ĉar mi jam antaŭe priskribis en “S-ulo” la tipon de mia laboro mi kredas, ke estus superflue tion ripeti. La laboro finiĝas je dek minutoj antaŭ la tria posttagmeze kaj mi reiras al la tersupraĵo sammaniere kiel mi venis de tie.

Mi alvenas hejmen ĉirkaŭ la kvara, tagmanĝas, lavas kaj alivestas min. Tiam komenciĝas la por mi plej interesa parto de la tago. Estante studema, mi legadas ĉu angle, ĉu esperante, ĉu germane. Kelkfoje mi vizitadas teatron, koncertojn kaj laboristan klubon. Certe la laboristo meritas iom da plezuro, ĉu ne vere? Sed nuntempe en Anglio multaj industrioj funkciadas nur tri tagojn ĉiusemajne, kiel ankaŭ la karbmina industrio. El tio rezultas la plej plendindaj vivkondiĉoj. Oni devas kontentiĝi per la malplej karaj necesaĵoj. Ŝuldoj amasiĝas. Pli kaj pli la homoj postulas ŝtatan kaj urban subvencion. Malkontento ĉiutage pli kreskas.

William Henthorne (7382).

— paĝo 4 —

84 — SENNACIULO

La ekonomia situacio en Bavario

Bavario estas lando agrikultura. De ĝia loĝantaro (7 400 000) pli ol la duono estas okupita en la agrikulturo. Laŭ la agrikultura entreprenej-nombriĝo (la 16-an de junio 1925) en la agrikulturo de Bavario estis okupitaj entute 1 698 780 personoj. Inter tiuj estis 938 349 helpantaj gefamilianoj, 439 480 memstaraj, 314 349 laboristoj kaj 6 348 oficistoj.

Laŭ la sama entreprenej-nombriĝo estas kalkulita agrikulture uzita, prilaborita tut-areo kun 5 757 808 hektaroj. Tiuj dividiĝas je 666 268 entreprenoj. Iom pli ol triono da ili estas malgrandaj entreprenoj kun 2 hektaroj. Et-agrikulturistaj entreprenoj kun 2—5 hektaroj estis 172 296, mezgrandaj kun 5—20 hektaroj estis 220 848, grandagrikulturistaj kun 20—100 hektaroj estis 32 670 kaj grandbienulaj kun pli ol 100 hektaroj estis 551. Per tio evidentiĝas, ke la duono de la agrikulture uzita areo apartenas al mezgrandaj entreprenoj. De la mezaj kaj grandaj agrikulturaj entreprenoj nur 80 % laboras sur propra grundo. La resto estas farmoj. De la grandbienoj 16,3 % de ĉiuj entreprenoj estas luitaj. De la agrikultura Laboristaro 80 % apartenas al la mastrumo de la agrikulturisto aŭ bienposedanto; 15 % de la ter-laboristaro tute ne posedas grundon.

El tiuj ciferoj parolas la eminenta signifo de la meza kaj granda agrikulturistanaro en Bavario; sed ankaŭ la laŭnombra forto de la agrikultura Laboristaro.

Rilate al la industrio en Bavario estas rimarkinda jena: Dum en la respubliko Saksio kun loĝantaro de 5 000 000 en la industrio estas okupitaj proksimume 850 000 laboristoj, — Bavario kun sia loĝantaro de preskaŭ 7 400 000 nur havas proksimume 720 000 industri-laboristojn, laŭ pli malvasta senco de la vorto. (Tiuj ĉi ciferoj kaj la sekvantaj validas por laboristoj laborantaj en entreprenoj kun maŝina forto).

Dum 1925-a jaro ekzistis laŭ la kalkuloj de la bavaria ministrejo por sociala prizorgo entute 1 008 983 “laborprenantoj” (laboristoj kaj oficistoj) en Bavario.

La sekvantaj ciferoj estas ĉerpitaj ĉiuj el la jara raporto de la bavariaj metiinspektoroj por la jaro 1925-a. De tiuj “laborprenantoj” pli malvastsence estis laboristoj (salajruloj) 853 327. En la opaj industrioj estis okupitaj dum 1925-a jaro:

Industrio laborprenantoj¹) laboristoj
Fer- kaj metalproduktado 17454 16006
Fer-, ŝtal- k. metalvar-fabrikigo 66235 61923
Maŝin-, aparat- kaj veturil-konstruo 101855 86229
Ĥemia industrio 42571 32021
Teksindustrio 79093 73830
Konstruindustrio 96116 92953
Minej-ekspluatado — 13019

Per tiu ĉi tabelo evidentiĝas, ke la nombro de la laboristoj en la fakta pezindustrio okupitaj estas malgranda proporcie. Se oni konsideras la dividon de la Laboristaro laŭ la grandeco de la entreprenoj, tiam la samo konfirmiĝas:

¹) La ciferoj montras la nombron de laboristoj kaj diversaj oficistoj.

laborprenantoj laboristoj
Entreprenejoj kun 49 okupitoj 412583 342879
Entreprenejoj kun 50 kaj pli da okupitoj 596404 510448

Laŭ la diversaj industrioj estis okupitaj:

Industrio Entreprenoj kun laborprenantoj 50 kaj pli malpli ol 50
Fer- kaj metalproduktado 15793 1661
Fer-, ŝtal- kaj metalvar-fabrikigo 41641 24594
Maŝin-, aparat- kaj veturil-konstruo 84458 17397
Ĥemia industrio 37938 4634
Teksindustrio 71428 7665
Konstruindustrio 40641 55475

Kiam oni esploras la opajn distriktojn je la signifo de iliaj industrilaboristaroj, tiam rezultas jena bildo: Okupitaj estis en la industrio:

Distriktoj laborprenantoj laboristoj
Sudbavario (München, Supra bavario lando, Malsupra bavario, Ŝvabio) 394077 325388
Nordbavario (Oberfranken, Nürnberg-Fürth, Mittelfranken, Unterfranken, Oberpfalz) 462410 377550
Pfalz (Pfalz norda, Pfalz suda) 153400 129166

El tiu ĉi tabelo jam rezultas, ke la norda parto de Bavario sufiĉe pli estas industriigita ol la suda. Tiu bildo ankoraŭ pli evidentiĝas, kiam oni komparas la grandecon de la entreprenoj en la opaj

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

(Daŭrigo naŭa)

La spiritostato de egiptoj ne permesis normalan adaptiĝon al la necesaj, novaj kondiĉoj. La kadavra religio akiris en ilia vivo tioman gravecon, ke preskaŭ la tuta energio de l’ popolo estis foruzata por servado al la morto. La tero pli kaj pli loĝatiĝis de mortintoj. Apud ĉiu urbo estis grandega mortintejo, kie mumie konservitaj kadavroj kvazaŭ spitis la tempon kaj uzurpis spacon al la vivantoj.

Estis tempo, kiam, laŭ la kredo de l’ popolo, nur la faraono kaj kelkaj eminentuloj ĝuis senmortecon. Sed post revolucioj, per kiuj la popolo akiris diversajn rajtojn sociajn kaj religiajn, estiĝis kredo, ke eĉ la plej simpla plebano ankaŭ povas, post sia morto, fariĝi ia dio. Sed por tio necesis zorge konservi la kadavron. Tial ĉiu egipto laboradis por prepari al si taŭgan tombon kaj kiel eble plej luksan sarkofagon.

Ĉe tia konstato ĉu oni povas nei la forton de ideoj? Ni memoras pri tio, kiam temos diskuti pri la naciisma ideologio nuntempa, kiu simile riskas pereigi la eŭropan civilizacion per sia maladaptiĝo al la modernaj produktokondiĉoj.

El tiu ekrigardeto sur la historion de la antikva Egiptio ni notu bone en la memoron, ke la geografio antaŭmetas kondiĉojn al la socia vivo, ke la ekonomiaj fortoj puŝas la homojn al pli kaj pli larĝa unuiĝo, ke la Ideologio ĉiam malfruas rilate al la Ekonomio, ke se fine ne okazas adaptiĝo inter tiuj du fortoj povas iu civilizacio perei.

La Patriotismo ĉe la antikvaj grekoj kaj italoj

Ĉe tiu ĉi parto de nia studo ni konsideras socistaton, kiu jam preterpasis la klanan stadion kaj atingis la familian. Ni trovas homojn, havantaj religion nure hejman. Ĉiu hejmo ja havis siajn proprajn diojn, kaj ili akceptis la adoradon nur de la hejmanoj mem. Tiuj dioj estis la praŭloj de la familio.

La antikvaj grekoj kaj italoj kredis, ke la animo daŭras vivi en la mortinta korpo. La ritoj de la entombigo montras klare, ke kiam oni metis korpon en tombon, oni kredis meti en ĝin ion vivan. Tial Virgilo diras pri la funebra ceremonio de la entombigo de Polidoro: “Ni fermas la animon en la tombon.”

Saman esprimon oni renkontas ĉe Ovidio kaj Plinio la Juna.

La kutimo postulis, ke ĉe la funebra ceremonio oni voku trifoje la animon de la mortinto per la nomo, kiun li havis. Trifoje oni diris al la animo: “Estu bonfarta, la tero estu al ci malpeza.”

Hodiaŭ oni ankoraŭ uzas similajn esprimojn, kvankam neniu plu kredas, almenaŭ ĉe la kulturitaj popoloj, ke vere la animo restas viva en la morta korpo. Religianoj kredas, ke la animo forlasas la korpon kaj forflugas ĉu en ĉielon, ĉu en inferon. Sed tamen kreduloj kaj nekreduloj daŭras uzi esprimojn, kiuj en la buŝo de la antikvaj grekoj kaj italoj havis plenan signifon. La antikvuloj tiom forte kredis, ke iu daŭras vivi sub la tero, ke ili metis kun li en la tombon la objektojn, kiujn li povus bezoni. Ili surverŝis vinon sur lian tombon kaj tien deponis por li nutraĵon. Oni eĉ buĉis ĉevalojn kaj sklavojn por entombigi ilin kun la mortinto, por ke ili servu al li¹⁷).

Pro tia kredo la antikvuloj tre zorgis

¹⁷) Saman kredon oni trovas ankoraŭ nuntempe ĉe kelkaj “primitivaj” popoloj, ekzemple ĉe la koriakoj el Kamĉatka (USSR) laŭ raporto de Sten Bergman, estro de sveda ekspedicio, kiu esploris la landon en 1920/21.

— paĝo 5 —

distriktoj unuj kun la aliaj. En entreprenoj estis okupitaj:

Distriktoj Entreprenoj kun laborprenantoj 50 kaj pli malpli ol 50
Sudbavario 209 363 184 714
Nordbavario 280 981 181 429
Pfalz 105 960 47 440

Dum la Laboristaro en malgrandaj entreprenoj de norda Bavario kun malpli ol 50 laboristoj reprezentas nur proksimume 65 % de la Laboristaro en grandaj entreprenoj, en la suda Bavario ĉi tiu procento atingas preskaŭ 100. Pli forta estas eĉ la superregado de la grandaj entreprenoj en Pfalz kun ĝiaj grandegaj farb- kaj ŝufabrikoj. Aliiĝas tio, ke en norda Bavario antaŭ ĉio regas la pezindustrio, dume en la suda Bavario, escepte München’on, unuavice kaj ĉefe la teksindustrio.

Tiuj ĉi ciferoj ankaŭ estas la klarigo por la politika diferencigo en la opaj [?] distriktoj. Dum la proporcie malforte industriigita sudo estas la centro de la bavaria popolpartio (ĉefe rom-eklezia), la pli forte industriigita nordo kapablis, kaj ankaŭ Pfalz, disrompi parte la fronton reakcian. Pro tio la politika evoluo de Nordbavario por la reakciema bavaria registaro estas averta “Mene Tekel” rilate la estontan evoluon de Sudbavario. Ĉar per la antaŭenpaŝanta industriigo ĉiam pli kaj pli estas forprenata al la reakcio la sociala fundamento, pro tio la bavaria registaro ĉiurimede provas malakceli kaj malhelpi la industriigon de Bavario.

Laŭ la “Neue Zeitung” (“Nova Gazeto”) en München, tradukis Milok Centdek.

Situacio de la macedoniaj tabakkulturistoj

Kvankam nesperta esperantisto mi provos tamen priskribi al vi fidele la situacion de ĉi tieaj tabakkulturistoj.

Per la tabakkulturo sin okupas ĉiuj: de la blindaj maljunuloj ĝis eĉ malpli ol okjaraj infanoj.

Jen kiel laboras tabakkulturisto:

Jam je la 2-a matene li ellitiĝas, rapide sin lavas kaj vestas kaj tuj foriras tabak-kampon. Kvankam estas mallume li tamen rikoltos ĝis la 7-a. Matenmanĝinte iom da pano kaj da papriko li komencas purigi la tabakon kaj tio daŭras ĝis la 9-a. Reveninte hejmen li surfadenigas ĝin ĝis la tagmezo. Post unu horo, kiu servas al tagmanĝo kaj ripozo, li daŭrigas la surfadenigon ĝis la 5-a aŭ 6-a vespere. Kaj ankoraŭ dum unu aŭ du horoj li preparas la t. n. surfadenigan sekadon.

Kiel vi vidas la laboro estas longa kaj tre laciga. Laborante tiel dum la tuta jaro, krom kvarmonata libertempo, li ellaboras 250 kg. da tabako. Por tiom da tabako oni bezonas kampon de proksimume 2000 m². La farmpago estas 500 dinaroj, por plugado oni elspezas 450 din., la akvigado de la kampo dum la plantado kostas 200 din., fadenoj 50 din., sume oni elspezas 1200 din.

Kiel vi scias, la tabakaĉetado estas monopoligita de la ŝtato. La pasintan jaron la ŝtato pagis 14 din. po 1 kg. da tabako. Do, unu tabakkulturisto laborante diligente dum 8 monatoj povas akiri por sia tabako 3500 din. Forkalkulante la elspezon de 1200 din. restas al li nur 2300 din. Jen la mizera stato de tabakkulturisto.

Ekzistas ankaŭ riĉaj “tabakkulturistoj”, kiuj havas grandajn kampojn, kiuj dungas laboristojn kaj kiuj scipovas vendi sian tabakon je pli bona prezo: ili simple subaĉetas la komisionojn. Tiel aspektas la kapitalistaj “tabakkulturistoj”.

P r i l e p (Jugoslavio). D.

pri la entombigo de la kadavro, por ke la animo havu taŭgan restadejon. Sentomba animo vagis mizere kaj malbonfaris al vivantoj. El tiu kredo devenas la nun ankoraŭ ekzistanta kredo al la fantomoj. La antikvaj verkistoj montras klare kiom forta estis la kredo al la neceseco de entombigo por la kadavro. La tiutempuloj ja malpli timis la morton ol la mankon de tombo. Atenaj generaloj estis kondamnitaj al morto, pro tio, ke post batalo, ili malzorgis la enterigon de la kadavroj. Tiuj generaloj kredeble estis jam influitaj per la instruoj de la filozofoj kaj ne atentis la popolan kredon. Tia malatento kaŭzis ilian ekzekuton. La plej granda puno tiutempa estis la kondamno je senigo de enterigo. Ĝi estis kvazaŭ ĉiama puno, ĉar oni kredis, ke la animo de la mortonto eterne vagados mizere kaj sufere.

Ĉiu familio havis sian propran tombejon. Tie oni solenis la ceremoniojn kaj datrevenojn. Tiel la praŭloj daŭre restis inter siaj familianoj. Ĉi tiuj lastaj petis al la diiĝintaj mortintoj helpon kaj konsilojn en gravaj okazoj.

“Tiel la religio ne loĝis en temploj, sed en la hejmo; ĉiu havis siajn diojn; ĉiu dio protektis nur unu familion kaj estis dio nur en unu hejmo. Oni racie ne povas supozi, ke tia religio estis konigita al la homoj de pastroj kun forta imagokapablo. Ĝi naskiĝis spontane en la homa spirito; ĝia lulilo estis la familio; ĉiu familio kreis siajn diojn¹⁸).”

(Pluo sekvos.) E. Lanty.

¹⁸) Fuste de Coulanges: “La Antikva Civito.”

Preseraroj

Plejofte la sencon de frazoj ne aliigas preseraretoj, tial ni ne kutimas ilin mencii. Sed en la n-o 165, en la lasta kolono de ĉi tiu artikolo, ĉe la 9-a linio, de malsupre, necesas korekti la vorton “konforma”; devas esti kojnforma. La manko de nur unu litero ja tute ŝanĝas la signifon de la vorto.

Ĉi-okaze mi aldonu, ke en la manuskripto mi ĉiam uzis la vorton “procezo”. Kredeble la korektisto opiniis, ke tie kuŝas plumeraro kaj bonintence anstataŭis la z per s. La vorto procezo troviĝas en la vortaro de Boirac (Buarak) kun la proksimuma senco de irado, malvolviĝo, progreso, evoluado (lat. processus). Eble oni povus plilarĝigi la sencon de proceso por eviti la enkondukon de nova vorto. En ĉiu ajn proceso oni ja ankaŭ povas konstati iradon, progreson de juraj procedoj.

Sed mi ne volas uzurpi la kampon de la fakuloj; eble kelkaj konsentos konigi sian opinion. E. L.

LEGENDO

Maljuna avino, diru al mi iun el viaj belaj legendoj.

— Sed, mia knabeto, vi postulas tiajn ĉiumomente, kiam mi sidiĝas; mia provizo estas malgranda, kaj mi jam ĉiujn rakontis al vi ofte.

— Avino, tio ne gravas!

— Kiun vi volas, infano mia?

— Diru al mi la historion de Homo.

— Iam estis, dum la Roma epoko, Homo, kies vido de l’ mondo ribeligis. Li serĉis vane, kial vintre, somere, La unuj restis kurbiĝantaj Sur siaj lacigeblaj laboroj, Dum, senhonte la aliaj, Malkuraĝaj, malbonmoraj, drinkemaj, Malviglecaj kuŝadis en palacoj… Kaj la homo komprenis, ke la mondo estas malbona… Ho ve! li diris al si, La unuaj naskiĝas sklavoj, Kaj la aliaj grandaj sinjoroj; Kial ĉi tiu freneza lukso, Malspritega, kiu nin spitas, nin, La mizerulojn, kies frunto estas kovrita per ŝvito? Kial, tiu, kiu kreskigas la flavruĝan Grenrikolton, mortas iafoje de malsato, Dum la malbenitaj Cesaroj malhumilege paradas en la supermezura ĝojo naskiĝanta en ilia festeno? Li serĉis longtempe diveni la enigmon, Sed li ne sukcesis: tie la samaj turmentoj… tie ĉi la samaj krimoj… Kelkaj mastroj kondukantaj Armeon de punlaboruloj. — Tiam, kiam li komprenis, ektremego de indigno igis lin rompi siajn ĉenojn; Li stariĝis tutrekte, kaj al la Mondo surprizita, li brukriis, la unua, la homan dekadencon. Li briligis en la okuloj ĉi tiun lumigilon: “Libereco” Li rebruligis la mortantan fajron De la konscienco, kaj ŝirante la Vualon malhelan de la Kredoj, Kreis la unuajn ribelemulojn. — Kiel tiom da aliaj, kiuj sekvis, ĉi tiu unua Homo estis venkita. — …Sed nova popolo naskiĝis sur lia martireco kaj konservis lian superbelan nomon… Spartakus!

El “Anarkista Revuo” trad.: Marceau, Paris.

— paĝo 6 —

TRA ESPERANTIO

Ĉiuj gravaj proletaj organizoj uzos esperanton!

“Oni devas kiel eble plej klopodi, por ke la lingvo tuj utilu.” E. LANTY. — “For la Neŭtralismon.”

Baldaŭ estos jam jardeko de postmilita laborista mondlingva movado: Antaŭ ni stariĝos la severa demando, ĉu ni faris ĉion eblan por sukcesigi nian movadon, ĉu ni uzis ĉiujn taŭgajn rimedojn por vivigi la larĝan uzadon de esperanto en la proletaraj vicoj…

Sed se nunmomente ni ne plivigligos niajn klopodojn por sukcesi ĉie, kiel tio estas ebla, ni devas respondi al la demando nee.

Ni devus esti almenaŭ sukcesintaj, ke iel ĉe ĉiu prolet-asocia centrejo esperanto estiĝu lingvo komprenata. Ne nur en la plimulto de l’ organizoj, sed eĉ ĉe multaj el ili, voĉdonintaj por esp-o, la lingvo ne estas uzata: letero tien sendata en esp-o restas sentraduke, do ankaŭ senresponde. Kaj tio nur pro nia propra kulpo: ĉar ni ne starigis iun sistemon por ebligi la interrilatojn.

La metodo de laboro per volontuloj-tradukistoj, skizita en “S-ulo” (n-o 160, pĝ. 30), tial devas brile solvi la problemon.

La ĉefa merito de ĝi kuŝas en tio, ke ĝi estas facila kaj simpla, kaj per malmultaj fortoj ĝi eblas venigi multajn fruktojn bonrezultajn, ĝi simple kaj bone efikas…

Ĉu nur malmultaj el ni scias la ĝenerale-konatan fakton, kiel triumfanta armeo okupas novan teritorion? Plej ofte anstataŭ dispolvigi siajn fortojn por okupi ĉiujn ajn punktojn, ĝi — male — zorgas precipe, ke la fortoj estu ĝuste uzataj por okupi severe elektitajn punktojn, gravajn urbojn, komerc-centrojn, “komunikiĝ-nodojn”, respektive punktojn, kie interkruciĝas gravaj trafik-vojoj, interligantaj diversajn partojn de l’ teritorio.

Antaŭ nia prolet-esperantista armeo aperas la sama tasko: Ni devas, longe batalinte por diversaj “vilaĝoj” kaj “urbetoj”¹), ekataki la “komunikiĝ-punktojn” de l’ Proletaro, la punktojn, kie sidas la “staboj”, unuvorte klopodi por akiri la ŝlosilon, kiu malfermu al ni la pordon de l’ tutproletara domo…

Se ni deziras, ke proletoj interkompreniĝu, do u n u e ni devas pruvi la taŭgecon de esp-o ĉe la organizoj, kiuj reprezentas kolektive diversajn tendencojn aŭ grupiĝojn de l’ Laboristaro. El tia vidpunkto la funkciado de volontuloj-tradukistoj permesos estigi tute alian situacion, kiam ĉe ĉiu grava klasbatalema unuiĝo la interlanda komprenado estos tuj ebligita.

Malgranda parto de l’ organizaj direkcioj aŭ sekretariejoj uzas diversajn nacilingvojn, sed ĉie oni estos fulme mirigitaj, observante je kiom esperanto-uzado superas tiun de l’ aliaj lingvoj (almenaŭ eĉ pro tio, ke ĝi malfermas la komprenon ne al unu nura lingvoteritorio, sed al ĉiuj partoj de l’ mondo)… Sed al vortoj oni povas malkredi aŭ malfideti aŭ dubi aŭ ŝanceli aŭ ekkredi… Do la faktoj parolu per si mem!

Ni ĉesu propagandi aludante nur la estontan gravecon de esp-o! Oni devas imiti ĉie la ekzemplon de l’ sovetia aktivularo, kiu sukcesas, ĉar anstataŭ “mondlingvo por morgaŭ”, ĝi proponas “jam pretajn servojn por hodiaŭ”. En Sovetio, kiel propagandilo, la aktivuloj ĉiam proponas, ke komenctempe (antaŭe ol la propaganditaro scikonu la lingvon) eĉ la traduk-helpo estu havigata de l’ esperantistoj…

Ni ne proponas, ke ĉi-laboro estu substituita²) al iu alia. Ni tute ne intencas rekomendi, ke oni propagandu nur ĉe la “gvidejoj” anstataŭ agitadi ĉe la laborist-amasoj. Tute ne! Ni nur insiste sugestas, ke ĉi gravega laboro estu unualinie, unuavice aranĝata! Sen ĝi la venko restos malproksime.

En ĉiuj urboj, kie troviĝas gravaj prolet-organizoj — Wien, Berlin, Paris, London, Amsterdam, Moskvo ktp. ktp. ni havas laborkapablan SAT-anaron. Do tio plifaciligas nian taskon. Tio permesas al ni senprokraste proponi niajn servojn al ĉiuj tiuj organizoj, kie iu el la K-doj sendube trovos fidon. La funkciado devas esti komencata!

Kaj la laboro estas treege simpla:

  1. ricevinte la konsenton de l’ priservinda organizo, la volontulo sciigas sian adreson al la sekretariejo aŭ direkcio kaj samtempe publikigas la nomon kaj adreson de l’ priservota asocio en “S-ulo” aŭ “Jarlibro”;

  2. la volontulo ne deĵoras konstante; li venas, kiam montriĝas eventuale bezono, laŭ alvokoj de l’ organiza sidejo…

¹) Metafor-sence. ²) Substitui = anstataŭi. Red.

[REKLAMO p.6] Ĉe la Adm. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, estas havebla la unua volumo de LA MIZERULOJ la majstroverko de la genia aŭtoro Victor Hugo, esp-igita de Centezimala. — “La Mizeruloj” estas verko, kiu enhavas serion da ĉiuspecaj sociaj dramoj, skizitaj de l’ artisma mano de filozofia romanpoeto; ĝi estas verko, el kiu ĉiu frazo enhavas pensigan penson; verko senfine diversa laŭ enhavo kaj brilanta laŭ stilo; verko, kiu abundas de kortuŝantaj, neforgeseblaj scenoj de granda tragedia forto kaj prenitaj el la realeco; verko, kiu prezentas trezoron de filozofiaj meditoj pri homoj kaj pri aferoj, kaj kiu enhavas ĉiujn literaturajn formojn de la idilio ĝis la epopeo; verko, fine, de nesuperebla beleco, kiun oni ne nur kuntrenate tralegas, ĵetate de unu emocio en alian — sed kiun oni centfoje relegos ĉiam trovante novajn belaĵojn. — La prezo de ĉi tiu 248-paĝa volumo estas nur 1.20 g. mk. inkluzive afrankon. Mendu do senprokraste!

Faktoj kaj komentoj

Parohia ekspluatado

En malgranda vilaĝo Seget, apud Trogir en Dalmacio, 417 loĝantoj, kamparanoj — pro tiu ĉi jara malbona rikolto — kaj ŝtonlaboristoj, ricevantaj nur 4 dinarojn pohore, vivaĉas en terura mizero. Parohestro vidante tion, tamen postulas de ĉiu loĝanto 100 din. pojare por hierarhiaj bezonoj, krom tio pagon por baptado, enterigado kaj 300 din. por edziĝo. Sen tiu pago neniu povas baptigi infanon ktp. kaj dume parohestro per ĝendarmoj persekutas kaj devigas vilaĝanojn plenumi tiujn “devojn”. Tio okazis al K-do J. P. Al vilaĝanoj restis nenio pli ol unuiĝi kaj interkonsente ne baptigi infanojn kaj sen parohestro enterigadi siajn mortintojn. Jug. SAT-kor.

Rim. de l’ Red. Ne la pastro estas malaprobinda, sed la vilaĝanoj, kiuj bezonas pastron. Multaj homoj ja neniam bezonas la “laboron” de pastro.

La aŭtomobila industrio

(Kelkaj ciferoj)

La franca aŭtomobil-industrio en j. 1926 kreis 190 000 aŭtomobilojn, kiuj prezentis valoron de 7 miliardoj. Per tiu ĉi cifero Francio okupas la unuan lokon en la Eŭropa aŭtomobil-industrio. La aliaj ŝtatoj sekvas jene: Britio kun 170 000, Italio kun 70 000, Germanio kun 25 000 kaj Belgio kun 10 000 aŭtomobiloj.

Sed la tuta Eŭropa aŭtomobil-industrio kompare kun tiu de la Unuigitaj Ŝtatoj prezentiĝas — mikroskope.

En Usono oni konstruis en j. 1926 “nur” 4 480 000 aŭtomobilojn kaj entute troviĝas 22 000 000 da aŭtomobiloj, dum en Francio la sumo ne superas 901 000.

Unuvorte en Usono cirkulas unu aŭtomobilo je 5,4 loĝantoj, en Francio unu aŭtomobilo je 43 loĝantoj. —

La legantoj mem komentu.

Ĉu vi jam renovigis vian membrecon al SAT?

— paĝo 7 —

Kaj la peresperanta korespondado sekvigos, ke esp-o fariĝos same kutima viv-aperaĵo, kiel poŝto, telefono, stenografio, k. a. La sovetia sperto pruvas, ke tie, kie praktika laboro estas videbla, la plej teoriemaj K-doj (ne-esp-istaj) ne kuraĝas eĉ diskuti, ĉu “artefarita lingvo” estas vivkapabla…

Multajn K-dojn povas timigi la supozo, ke la nova laboro estus tro laciga. Vana timo! Se laboro ne estos tro multa, do la volontulo sendube ne havos kaŭzon por plendi; se male la esp-aj korespondaĵoj abundege alfluos (kiel tio okazis ĉe Direkcio de “Ruĝa Helpo” germania), la volontula K-do havas plenan rajton eluzi ĉi atenditan momenton, kaj postuli, — ĉar la laboro plu ne estas plenumebla post lia panakira laboro, — ke: Aŭ iu el la oficistoj de l’ organizo ellernu la mondlingvon aŭ oni enoficigu K-don, kiu ĝin scipovas. Sed ĝuste tion mi ne povas postuli nun, kiam la faktoj ne estas ankoraŭ observitaj de l’ gvidantaro mem.

La sistemo de volontula tradukado estas la neevitebla historia ŝtupo por transiri al tiu periodo, kiam esperanto estos la nepra lingvo por la interrilatoj de l’ prolet-asocioj.

Kaj se en j. 1928 ĉiu grava internacia, landa aŭ regiona prolet-organizo, figuros en nia Jarlibro, sub la speciala rubriko, ni povos fiere konkludi, ke ni ekstaras ĉe la sojlo de l’ definitiva triumfo! La ĉiopova martelo por forĝi la ĉenon de l’ sukcesoj kuŝas en niaj propraj manoj: ĝi estas la scikono de esperanto. Aktivuloj, ni ataku la fortikaĵojn!

Antaŭ la fino de ĉi-jaro ĉiu el vi sin demandu:

“Ĉu mi jam priservas mian centrejon? Ĉu la adreso jam estas sciigata por Jarlibro 1928? Ĉu nia esp-a grupo povas ankoraŭ ion fari?” Dneprano.

La Direkcio de SAT tre insistas, por ke ĉiu leginto de supra artikolo ekkonsciu ĝian gravecon kaj trafecon. Plenumu la deziron de la verkinto. Ne prokrastu fari tuj la necesajn klopodojn.

*

“NEK EN KORO, NEK EN KAPO RESTAS IO”

Mi devas skribi ĉi-tion pro la ofte ripetiĝantaj okazoj, dum kiuj oni tute nepardoneble evitas uzi esperanton. Pro tio, certe, malgajnas nia propagando. Mi aludas al la eksterlandaj delegacioj, venantaj en Sovetion. Nian urbon vizitis kelkaj delegacioj, en kiuj troviĝis esp-istoj. Kaj tamen ĉi-gekamaradoj eĉ per unu vorto ne sciigis la lokan SAT-grupon pri sia alveno. Kaj ni sciiĝis pri tio-ĉi nur tute hazarde. Povas esti, ke en kelkaj okazoj ni eĉ tute ne scias, ke en iu delegitaro troviĝas esp-istoj. Mi ne komprenas, per kio motivigas sian silentadon la Gek-doj-esp-istoj, anoj de tiaj delegacioj. Ĉu nur pro malbona scio de esp-o? Tia motivo tute ne taŭgas. Ja ne estas necese fari grandan paroladon. Kaj la vizitantaj nin Gek-doj-esp-istoj tre bone akcelus la progreson de nia movado, se ili kelkloke oratorus. Ja tio estas tre facile plenumebla: necesas nur sciigi per poŝtkarto, ke inter tiu kaj tiu delegitaro “troviĝas ni — esp-istoj”…

Nun mi montru, kion ni perdas pro tia facil-anima sintenado de niaj “samideanoj”. La 2. 11. 27 nian fabrikon vizitis germana delegacio. Okazis 20-minuta kunveno. Ĉiuj tre entuziasmiĝis. La “interfratajn” parolojn tradukis oficiala tradukistino. La entuziasmo ŝajne parencigis 6 germanojn kun pli ol 700 rusoj. Sed kiam oni okupis siajn lokojn por daŭrigi la laboron, mi interalie aŭdis: “povas esti, ke la germano nin insultis kaj ni lin aplaŭdis”. Kiam la delegacio tramarŝis la diversajn metiejojn de la fabriko, min “helpis” la trijara lernado de la germana lingvo — mi demandis: “Genossen, sprechen Sie esp-o?” (Gek-doj, ĉu vi parolas esp-e?). Unu el ili nee respondis al mi. Tiam mi “deklaris”: “ist schlecht” (estas malbone). La K-do ion daŭrigis. Mi svingis la manon kaj diris esp-e: “nu, mi nenion komprenas”. La K-do, kompreninte, ke mi ne plu scipovas la germanan lingvon, foriĝis. Al mi de ĉiuj flankoj flugis demandoj de la ekscitiĝintaj kolegoj: “kion vi diris”, “kion li respondis”, “ĉu estas”… ktp. Mi konfuze devis respondi, ke ni ne komprenis nin, ĉar inter ili ne estis esp-istoj. Denove komenciĝis ironiaĵoj. Eĉ unu K-do diris, ke “krom la unuamomenta entuziasmo nek en la koro, nek en la kapo restas io”. Sed ja tute alie ni sentis nin dum kaj post la vizitoj de esp-istoj-gek-doj, ekz. post nia VI-a en Leningrad. Tiam laboristoj, partoprenintaj niajn kunvenojn, tre vigle interesiĝis kaj multon demandis. La supre notitaj de mi faktoj montras, ke efektive esp-istoj-gek-doj lasas senutile okazojn por fortika interfratiĝo.

Do, el ĉi-tio, karaj “sennaciuloj” (?!), ni vidas, kiom gravajn okazojn ni perdas por eduki vere sennacian senton ,ĉe la laborularo kaj por propagandi nian movadon. Ĉu pro senbaza timo?………maldiligenteco?… nepripensiteco… aŭ pro kio?

N.-Novgorod, 20. 11. 27. V. Piskunov (5432).

*

La laŭprofesia statistiko de la SAT-anaro

Nia ĉiujara Jarlibro estas kvazaŭ entutigo de la jara penado de aktivaj SAT-anoj por esperanto. Sed, se la Jarlibro vere spegulas la nombran kreskon de nia Asocio, en ĝi tamen mankas la bildo de eca stato de niaj fortoj. Ni ne povas ekvidi, kia proletara falango plej multnombre partoprenas nian movadon kaj kia ete aŭ eĉ tute forestas inter niaj vicoj. Krome, la komencantan korespondonton ĉiam interesas la demando, ĉu li ricevos laŭ sia anonco respondon de ia samfakano aŭ samprofesiano. Tial mi opinias, ke la Jarlibro devas enhavi ankaŭ laŭprofesian statistikon de la SAT-anaro. Tiun laboron mi jam plenumis por la jaro 1927, kaj mi ankaŭ intencas fari la samon por la venonta jaro. Pro sia amplekso la rezultoj por la nuna jaro ne povas esti publikigataj, sed ĉiu interesemulo povas ilin ricevi senpere de mi. (USSR, Kazakstan, Turtkul, A. Jadlovker.)

Nun mi nur volas atentigi la Gek-dojn, ke ili bonvolu sciigi al mi sian profesion kiel plej precize, ĉar estas tute nesufiĉa la vorto “laboristo”, “fabriklaboristo” aŭ eĉ “tornisto”, “teknikisto” aŭ “oficisto”. Nepre indiku ankaŭ la branĉon, en kiu vi laboras aŭ oficas. Tiuokaze ni esperas, ke la 7-a Jarlibro enhavos materialon, interesan por ĉiu SAT-ano.

(6771.)

“FERA GVARDIO DE SAT”

Sonĝo de Fergvardiano

Vekiĝinte iun tagon (kompreneble, beleg­an), K-do Fantaziulo iom da tempo kuŝis en lito kaj kutime revis pri estonteco de la SAT-anaro. Subite eksonis sonorilo. Li eksaltis, malfermis la pordon kaj ekvidis leterportiston.

— Jen, prenu! — diris la leterportisto solene, donante iun belegan gazeton.

K-do Fantaziulo prenis la gazeton kaj mirigite rigardis ĝin: de kie do povas esti tia belega gazeto? Ĝi estas 48-paĝa, luksa, bonege ilustrita, grandformata. Kaj jen supre staras titolo:

SENNACIULO

Kio do estas? Ĉu miraklo? Aŭ sonĝo? Fantaziulo frotis siajn okulojn — ne, la sama aspekto. Li pinĉis sin — doloras, sekve, li ne dormas.

Li trarigardis la enhavon — ĝi estis riĉega. Interesaj, freŝaj artikoloj el ĉiuj landoj de l’ mondo. Belegaj, originalaj ilustraĵoj el la tuta terglobo ktp.

Tiam li tralegis la fruntartikolon — kaj ĉio klariĝis.

“De nun — skribis la Redakcio — ni jam povas eldoni vere tutmondan organon, perfektan interligilon de l’ tutmondo. De nun nia gazeto fariĝas ĉefa fonto, krono de tuta nacilingva gazetaro. Tio, kio antaŭ tri jaroj ŝajnis esti fantazio, nun jam estas realo. La nombro de la “fantaziemuloj” (kiel komence oni nomis ilin) atingis jam…, kaj tio donis bazon por ĉi tiu paŝo. Kaj proksimiĝas la tempo, kiam…” Iuelili.

K-do Lvov (Zinovjevsk) “brikojn” por sept., okt., nov. k. dec. = 4,— rubl.

K-do Lakov (Sadovec) pagas 45,— lev. b. por la jul.-, aŭg.- k. sep.-brikoj.

Ĝojvivulo (Nadeĵdinsk) pagas 9,— rubl. por la monatoj aprilo ĝis decembro 27.

K-dino Vasiljeva (Iv.-Voznesensk) pagas 5,— rubl. por oktobro ĝis marto 1928.

*

Jubileo-Ĉeno¹)

Morrell (Barcelona) 2,30 mk.; Ruĝa Helpo Orient-Saksio (Dresden) 10,— mk.; Lidin (Moskvo) 3,— mk.; Hejtilmuntisto (Paris) 50 fr. fr.; Krasnopolskij (Vasiljevskoje) 1,25 rubl.; Catz (Braila) 30 lej.; Hejda (Wien) 2 ŝil. aŭstr.; L. M. 1,50 mk.; Cowan (Douglas) 2/- ŝil.; Kuorikoski (Lauttakylä) 2,50 mk. fin.; Lehtinen (Lauttakylä) 5 mk. fin.; Valluch (Orleans) 2 fr. fr.; Je la nomo de Bransbury (Leningrad) 6,80 fr. b.; Wanak (Wien) 1 ŝil. aŭstr.; Guhr (Seifhennersdorf) 1,45 fr. fr.; Sulsky (Harpenden) 2/- ŝil.; Rolo (Leipzig) 5,— mk.; Wagner (Pasing) 1,— mk.; Ŝibajev (Smolensk) 1 rubl. laŭ alvoko de Falkowski (Essen), alvokas Grübel (Halle) k. A. Johansson (Larje); 4227 — 1,— mk.; Zinke (Rottluff) 5,— mk.; iu nokto (Moskvo) 4 rubl.; Beranek (Wien) 4 ŝil. aŭstr.

¹) Vidu n-on 100 de “S-ulo”.

Ju pli da abonantoj havos SENNACIULO, des pli da potenco havos SAT. Abonu kaj abonigu ĝian organon, se vi sincere kaj inteligente deziras la prosperon de la Laborista Esperantista Movado.

— paĝo 8 —

A. I. Z.

El diversaj lokoj ni ricevas leterojn en kiuj esp-istoj esprimas sian malkontenton pro tio, ke AIZ. ankoraŭ ne plene enkondukis esp-on. Kelkaj eĉ skribis pri trompo flanke de la Red. Necesas klarigo. Ni nur post grandaj penoj atingis, ke AIZ. havas paĝojn: “El tuta Mondo” k. la “Sportan Paĝon” en esp-o. Se iam unu el tiaj paĝoj forestas en iu numero, do ankaŭ forestas tiufoje la esp. klarigoj de la koncerna paĝo. Ni penos kompreneble atingi pluajn paĝojn k. ni esperas sukcesi, se la esp-istoj subtenos nin per alsendo de koncernaj petoj, k. per propagando por AIZ.

Nia propaganda entrepreno por esp-o en formo de senpaga dissendo de “aranĝoj” el novaj 7 n-oj de AIZ. (Esperantopaĝoj) bone sukcesis. Ni dissendis jam pli ol 100 “aranĝojn” al la grupoj. Mendu tuj! Per tio vi efike propagandos por esp-o k. por A. I. Z. Esperanto-Fako de Neuer Deutscher Verlag, Germanio, Berlin SW 8, Wilhelmstr. 48.

*

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Sovetio. — En la P.T.T.-kontoro de Arhangelsk gvidanto de esp-rondo, K-do Erjuhin organizis esp.-ekspozicion. Oni povis trovi esp. tabelojn, Zamenhofan portreton, korespondaĵojn el Eŭropo k. Ameriko kun klariga priskribo sur aparta paperfolio. Sur tablo kuŝis diversaj gazetoj inter kiuj kompreneble “S-ulo“, “La Lernanto” k. “S. Revuo” k. multe da literaturaĵoj. Krom tio sur paĝoj de la murgazeto “Naŝ bit” (Nia moralo), organo de poŝtista profesia laborkomitato, estis presitaj tradukoj el ricevitaj eksterlandaj leteroj-gratuloj okaze de la Oktobra Festo k. ruslingva artikolo s. t. “Al Internacia Ligo”. — Barnaŭla gazeto “Ruĝa Altajo” eldonis esp. folieton, kompl. gramatikon k. du Limuojn [?]. Prezo nur po unu kop. Ankaŭ aliaj gazetoj k. ĵurnaloj estas tre favoraj k. presigas ne nur la alvenantajn gratul-leterojn, tradukojn el “S-ulo“, sed ankaŭ multe da favoraj notoj. Sekve multaj kursoj ĉe ĉiuj preskaŭ metiistaj organizoj k. lernejoj. — En Ivanovo-Voznesensk rekomencis ŝtataj esp.-kursoj kun pli ol 50 lernantoj. En januaro okazos Esp.-Konferenco de RSFSR.; dezirataj estus multaj salutoj de aliaj organizoj. — En Novosibirsk’on venos K-do Bajenov por propagandi esp-on.

Ĉe la neŭtraluloj.

Scienculoj aplikas esperanton

Antaŭ nelonge la Universitato de Nagasaki (Japanio) sendis Prof. D-ron Hazime Asada al Eŭropo, por fari enketon pri la div. metodoj de la aplikado de jurmedicino. Li jam faris paroladojn en esp-o en div. urboj de Eŭropo kaj estas ravita pri la rezultoj. Sekcia ĉefo de l’ japana Trafika Ministerio, Profesoro D-ro Ostala faris la saman eksperimenton en Eŭropo kun la sama sukceso.

Esperanto en la instruado

La Instituto Meschini, havanta lernejojn en ĉiuj urboj de Italio, metis esp-on en sian programon. La rekomendo farita por dekreto speciala de l’ Prusa Ministerio de Publika Instruado en 1922, la reform-realgimnazio de Sprottau en Silezio enkondukis la instruadon de esp-o en la tri superajn klasojn. La Popola Komisario Armena en Erivan (Armenio) permesis la enkondukon de esp-o en ĉiuj superaj klasoj de la perfektigaj lernejoj.

La turismo kaj esperanto

La oficejoj de turismo daŭrigas publikigi prospektojn ktp. en esp-o. Lastatempe la urboj de Budapest, Albertville (Alta Savojo) Banurbo Norderney (Germanlando), Padova, Köln (2-a eldono), Wiesbaden (2-a eldono), Zutphen (Nederlando) eldonis gvidlibrojn en esp-o. La Turisma Centro “Ĉedok” en Praha faris same por konigi en eksterlando la regionon de l’ Tatro. Laŭ I. E. S.

Grandaj progresoj inter la saksa instruistaro

La Asocio de Saksaj Geinstruistoj tre vigle laboras. La nombro de la membroj kreskis je 60 % dum 10 monatoj. Propagandaj paroladoj okazis en multaj distriktaj instruistaj asocioj, dum la lasta semajno en Geringswalde, Limbach kaj Freiberg. Paroladoj por la instruistaro en Mittweida, Zittau kaj Nossen sekvos.

[REKLAMO p.8] ATENTU! Junulgrupo dez. koresp. kun ĉiul. gejunuloj pri “ekonomia mizero de la junularo”. Skribu plej rapide. Resp. garantiata. Adr.: K. Schördling, General-Bülow-Strasse 2, Leipzig, O 29 (Germanio).

[REKLAMO p.8] Gekamaradoj! Por plivigligi nian grupan vivon, skribu al ni pri viaj vivmaniero, kutimoj, esperanto- k. lab. movadoj, pasigo de libertempo k. s. Skribu tiel, ke ĝi montru la realecon k. estu interesa. Ni certe resp. al ĉiuj. Adr.: Hungaria Esp. Soc. Lab. 1-a grupo. Budapest VIII., József-körut 9. I. 3., (Hungario).

[REKLAMO p.8] For la senlaboreco! Komerco kun ĉiuj najbaraj landoj en ĉiuj eblaj aferoj. Por respondo necesas sendi PK kun respond-kupono. Skribu al K-do V. d. Bulcke Geo. (SAT-ano 8097), Spinners-str. 2, Gent (Belgio).

[REKLAMO p.8] ATENTU! ATENTU! Eldonaĵoj de Internacia Socia Revuo — Malmultekosta literaturo — Inkluzive afrankon! Kiel estas konate ekzistis antaŭ la milito esperanta socialista organo “Internacia Socia Revuo“. La administracio de ISR ankaŭ aperigis serion da eldonaĵoj en esperanto. Ĉi tiuj eldonaĵoj nun estas aĉeteblaj ĉe la Adm. de SAT, je tre malaltaj prezoj. Ĉiuj broŝuretoj eĉ havas historian valoron en la esp. movado. Tuj mendu! — Jen la plena kolekto:

Prezo:
1. La evangelio de la horo, de Paul Berthelot, 24 pĝ. 0,15 mk. g.
2. Kio estas socialismo?, parolado de E. Ferri, 32 pĝ. 0,20 „
3. Pri la esenco de konstitucio, parolado de F. Lassalle, 30 pĝ. 0,20 „
4. La piramido de tiranio, de F. D. Nieuwenhuis, 32 pĝ. 0,20 „
5—6. La reforma mono de Silvio Gesell, parte orig., 48 pĝ. 0,25 „
7. Por ataki kaj defendi, parolado de W. Liebknecht, 32 pĝ. 0,20 „
8. La salajro, de P. Kropotkin, 22 pĝ. 0,15 „
9—17. La mizeruloj (I), de Victor Hugo (fama verko) 248 pĝ. 1,20 „
18. La forto de la fortaj, de Jack London, 20 pĝ. 0,15 „

Ĉiuj naŭ numeroj kune, esceptite “La Mizeruloj” kostas 1,— mk. g. Krome ni posedas ankoraŭ malgrandan kvanton da: Krimoj de dio, de S. Faure, 32 pĝ. . . . prezo: 0,20 mk. g. Eluzu la okazon! Tuj mendu! Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (Germ.)

[REKLAMO p.8] Atentu, eksterlandaj Gek-doj! Kiuj el vi intencas viziti printempe Germanion, ne forgesu viziti la inaŭguron de nia grupstandardo, la 4. marto 1928. Nia laborema membraro esperas kontentigi ĉiun per ĝuoplena tago. Laborista Esperanto-Grupo “Ni estu fratoj”, Nowawes (Germ.)

ENHAVO:

Problemoj el Hindio, trad. 8500 pĝ. 81
Ankoraŭ pri “Mother India”, de E.K.L. „ 82
La vera minaco de la hindoj „ 82
La Kinoaŭtomobilo, trad. Kolektivano „ 82
Mia buĝeto, de 9682 „ 83
Tago el mia vivo, de 7382 „ 83
La ekonomia situacio en Bavario, trad. Milok centdek „ 84
Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo, de E. Lanty „ 84
Preseraroj, de E. L. „ 85
Situacio de la macedoniaj tabakkulturistoj „ 85
Legendo, trad. Marceau „ 85
Faktoj kaj komentoj, de Jug. SAT-kor. „ 86
La aŭtomobila industrio „ 86
Tra Esperantio „ 86—88
Anoncoj „ 88

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

N-ro 168, 22-a de decembro 1927

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

4-a Jaro. N-o 168 — APERAS SEMAJNE — 22. Decembro 1927

[BILDO p.1 | 42,4,58,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. super la titolo

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

VIDVINO DE SUN-JAT-SEN FORIĜIS EL POLITIKO

Post la ŝanĝoj de politiko unue en Nankino kaj poste en Vuhano, la ĉina revolucio estis tute ruinigita. La partio Kuo-Min-Tan, kiu estis iam la gvidanta forto de ĉina revolucio, nun fariĝis nur maŝino por kelkaj novaj militistoj. K-dino Soon-Cin-Lin, vidvino de d-ro Sun-Jat-Sen, kaj ekskomitatanino de la partio, forlasis Vuhanon. Antaŭ ŝia forveturo al USSR ŝi publikigis ĉisuban deklaracion, en kiu ŝi malaprobis la novan politikon de Kuo-Min-Tan.

La Tradukinto.

Kiel ano de la Centra Agad-Komitato mi opinias, ke estas nun necese klarigi, ke ni jam atingis la punkton, kie ia difino estas necesega, kaj kelkaj Agad-Komitatanoj de la partio difinas la principojn kaj politikojn de d-ro Sun-Jat-Sen tiel, ke ŝajnas al mi, ke ili tute ŝanĝas la ideon kaj idealon de d-ro Sun-Jat-Sen. Tiel opiniante mi devas tuj foriĝi el la aktiva partopreno en la plenumiĝo de tiu nova politiko de la partio.

Hodiaŭ ni devas penetri en la fundamentajn problemojn por serĉi la fundamentajn respondojn. Ni devas respondi al la problemoj pri la naturo de la revolucio ĝenerale, kaj pri la ĉina revolucio aparte. Ĉu ĝi devas esti nur politika ĉu socia revolucio, kaj kiaj ŝanĝoj estas enkondukotaj.

Ĉiu revolucio devas esti socia revolucio bazita sur la fundamenta ŝanĝo en socio; alie ĝi ne estas revolucio, sed nur ŝanĝo de registaro. Por gvidi nin en la ĉina revolucio, d-ro Sun donis al ni “Tri Principojn”¹), kiuj estis tenataj de d-ro Sun kiel bazo de nia revolucio. En ĉitiuj principoj ni trovis difinite lian analizon pri socia valoro, pri la loko de laborista kaj farmula klaso. Ĉi tiuj klasoj fariĝas la bazo de nia forto en nia batalo por renversi la imperialismon, nuligi la neegalajn traktatojn, kaj efektive unuigi la ŝtaton… Se ni adoptus ian ajn politikon, kiu malfortigas ĉi tiujn ideojn, ni skuos tiun ĉi fundamenton de nia partio, trompos la popolamason kaj estos mallojalaj al nia granda ĉefo.

[BILDO p.1 | 39,46,59,74] Portreto de virino kun malhela hararo kaj ŝalo ĉirkaŭ la kolo. Subskribo: K-dino Soon-Ĉin-Lin vidvino de d-ro Sun-Jat-Sen

Hodiaŭ oni multe parolas pri politiko. D-ro Sun difinis la tri politikojn, kiuj, laŭ lia decido, estis la solaj rimedoj, per kiuj lia tria principo povas esti plenumita. Sed nun oni diras, ke la politikoj devas esti ŝanĝitaj por esti taŭgaj al la nuntempa bezono. Jen estas iom da vero en ĉi tiu diro. Sed ŝanĝo de politiko devas neniam efektiviĝi ĝis tia grado, ke ĝi ekfariĝas la malo, tiel, — ke la revolucia partio ne plu restas revolucia kaj fariĝas nur organizo, funkcianta sub la flago de revolucio, kaj kiu efektive laboras por subteni la socian strukturon kontraŭ kiu ĝuste la partio estis fondita.

D-ro Sun devenis el Proletaro. Li diris al mi multon pri sia juna vivo. Li elvenis el farmo. Lia patro estis farmulo kaj la popolo en lia vilaĝo konsistis nur el farmuloj.

D-ro Sun estis malriĉa. Ĝis kiam li estis 15-jara, li eĉ ne havis ŝuojn, kaj li loĝis en monta regiono, kie ne estas facile esti nudpieda knabo. Lia familio vivis tute malriĉe ĝis kiam li kaj liaj fratoj estis kreskintaj. Dum sia infanaĝo li manĝis la plej malkaran manĝaĵon — ne rizon, ĉar rizo estas kara. Lia ĉefa nutraĵo estis dolĉaj terpomoj.

Kelkfoje d-ro Sun diris al mi, ke jam dum liaj fruaj tagoj, li, kiel malriĉa filo de malriĉa farma familio, fariĝis revoluciulo. Li decidis de tiam batali, por ke la sorto de ĉinaj farmuloj ne estu mizera, por ke la malgrandaj knaboj en Ĉinujo havu ŝuojn por porti kaj rizon por manĝi.

Tamen la sorto de ĉinaj farmuloj hodiaŭ estas eĉ pli mizera ol en tiuj tagoj, kiam lia granda sento de homara eraro puŝis lin en la vivon de revolucio. Sed hodiaŭ homoj, kiuj konfesas sekvi lian flagon, parolas pri klasoj kaj pensas ke “revolucio” povus esence ignori la suferadon de milionoj da farmuloj en Ĉinujo.

Hodiaŭ ni ankaŭ aŭdas, ke oni kondamnas la farmulan-laboristan movadon, kiel novan produkton el alilando. Tio estas trompo. Antaŭ dudek aŭ tridek jaroj d-ro Sun jam pensis kaj parolis pri la revolucio, kiu ŝanĝos la situacion de

¹) La Tri Principoj estas principo por nacia liberigo, principo por popol-regado kaj principo de socialismo.

— paĝo 2 —

90 — SENNACIULO

ĉinaj farmuloj. Kiam li havis proksimume 20 jarojn, li skribis leteron al Li-Hun-Ĉan petante sociajn kaj ekonomiajn reformojn. En j. 1911 li skribis unu artikolon pri agraraj problemoj en Ĉinujo, aperintan en “La Socialisto” en Ĝenevo, en kiu li diris, ke la bazo de socia kaj ekonomia transformoj en Ĉinujo estos agrara revolucio…

Nur en la lastaj jaroj, post 40-jara batalado, tiu ĉi plano de popolrevolucio komencis porti fruktojn. Mi rememoras klare la unuan Tut-Kvantun-Kongreson de Farmuloj, okazintan en Kantono en julio 1924. La unuan fojon ni vidis la popolon de Ĉinujo, kiu devas esti ĝia nova forto, venantan por partopreni la revolucion. El ĉiuj regionoj de Provinco Kvantun venis farmuloj; multe da ili vagadis kaj vagadis nudpiede de malproksimaj lokoj al Kantono… Kiam ni revenis hejmen, li diris al mi: “Ĉi tio estas komenco en la sukceso de la revolucio!” kaj li ree diris al mi pri la rolo kiun la premita popolo de Ĉinujo devos ludi en sia savigo.

La politiko de d-ro Sun estas klara. Se iuj gvidantoj de la partio ne plenumos ĝin laŭsence, ili do ne plu estos veraj sekvantoj de d-ro Sun, kaj la partio ne plu estos revolucia partio, sed nur la instrumento en manoj de iu aŭ alia militisto…

Mi opinias, ke ni flankiĝas en la nuna momento de la politiko de d-ro Sun, gvidanta kaj plifortiganta la popolon. Tial mi devas foriĝi el la politiko, ĝis kiam la pli saĝa politiko superregos.

En mia koro mi tute ne malesperas por la revolucio. Mi nur senkuraĝiĝas pro la vojo, en kiun bedaŭrinde erare eniris kelkaj, kiuj antaŭe gvidis la revolucion.

Sun Soong-Ĉing-Ling (14. VII. 27). El ĉina lingvo tradukis 3503.

★

EL SVEDIO

Dekkvin jaroj

La 16-an de novembro forpasis 15 jaroj de kiam en Svedio fondiĝis Laborista Kleriga Asocio (Arbetarnes Bildningsförbund, mallongigite: ABF). Do ĝi estas fondita en jaro 1912.

Por klerigi svedajn gelaboristojn ABF ĝis nun jam faris tre bonan laboron. La pli granda amaso de laboristoj ankoraŭ ne komprenas la valoron de studado, sed la asocio pli kaj pli klopodas interesigi ĉiujn por sia laboro. Precipe virinoj ankoraŭ ne multe partoprenas, sed oni esperas, ke estonte ankaŭ ili multnombre interesiĝos je la afero. De sia fondiĝo ABF ĉiam progresis kaj nun ĝi estas jam grava por la svedaj laboristoj, sed oni tamen povas diri, ke nur la komenco estas farita. Al ĝi restas multa laboro farota. Kion malzorgas la burĝa socio rilate al la edukado de gelaboristoj, tion klopodas la asocio ripari. ABF ne faras politikon, ĉar ĉiu politika tendenco laborista tie partoprenas en la studadlaboro sen polemiko.

Laŭ la raporto por la lasta laborjaro, kiu ampleksis la tempon de 1-a de julio 1926 ĝis 1. de julio 1927, la agado de ABF okazis en pli ol 900 lokoj. Ĝi havis 933 bibliotekojn, en kiuj laboris 2390 studrondoj kun 29 893 aktivaj membroj. Krome estis aranĝitaj 359 kursoj kun 1769 lekcioj ktp.

El la multampleksa studtemaro de l’ studrondoj de ABF mi nur mencias esperanton, kiu estis studata dum la lasta laborjaro en 65 studrondoj. (Dum la antaŭlasta laborjaro ĝi estis studata en nur 37 rondoj.) Do plimultiĝis per 28 studrondoj. Tio estas por esperanto dum la jaro tre signifa progreso, kiun konstatas la raporto.

La dekkvinjara jubileo de ABF preterpasis sen festenoj. Oni nur pli intense streĉas la fortojn, por ke la asocio povu kiel eble plej bone efektivigi sian celon: klerigi ĉiujn gelaboristojn. (994.)

BER BOROĤOV¹)

La 17-an de decembro 1917 estas fatala dato en la historio de la juda laborista movado, ĉar en ĉi-tiu tago mortis la genia proleta pensulo, kaj neforgesebla gvidanto de la juda laborista klaso — Ber Boroĥov.

[BILDO p.2 | 37,33,64,64] Portreto de viro kun okulvitroj kaj lipharoj, en jako kaj kravato; sube lia manskribita subskribo «Ber Boroĥov»

Li naskiĝis la 21-an de junio 1881 en urbeto Zolotonoŝi, proksime de Poltava (Ukrainio). En la jaro 1892 — kiel 11-jarulo — Boĉjo fariĝas lernejano en la Poltava rusa gimnazio. La oficialaj studobjektoj ne tro logis evidente la junan lernanton, ĉar de la plej frua aĝo li avide studadas fremdajn lingvojn kaj interesiĝas je sciencaj problemoj. La juna Ber Boroĥov distingiĝis per neordinaraj kapabloj kaj ĉion li deziris esplori kaj ekkoni per siaj propraj fortoj. Kiel gimnaziano li jam okupiĝas je politikaj problemoj kaj organizas studrondojn, kies spirita kaj amata gvidanto li fariĝas.

Ruslando travivis tiam ĝuste revolucian tempon. Plifortiĝis la batalo kontraŭ la carisma reĝimo. Kaj la gimnazi-absolvinto Boroĥov ne rapidas universitaton, kie lin atendis, dank’ al liaj kapabloj, kariero de instruitulo, sed veturas Jekaterinoslavon, urbon kun disvolvita industrio kaj multmila proleta enloĝantaro. Tie li stariĝas en la vicoj de la batalanta rusia social-demokratio kaj kiel propagandisto portas lumon en la laboristajn cerbojn. Ne senkuraĝigas lin persekutoj ĝendarmaj kaj kelktempe malliberiĝo, sed li daŭras laboradi kiel agitisto inter la laboristaj amasoj riĉigante samtempe sian spiriton per sociaj studoj.

Speciale interesis Ber’on Boroĥov la juda problemo, kiu tiutempe, en la lasta jardeko de l’ 19. jarcento, ne ĉesis esti aktuala. Ĉe la social-demokratio li ne trovis solvon je la nacia problemo ĝenerale kaj la juda demando speciale. La asimiliĝ-teorio estis tro supraĵa kaj nekontentiga. Lian atenton altiras dum kelka tempo la sionista movado, kiu estis tre forta inter la judaj amasoj kaj en j. 1904 partoprenas ĝin. Sed ankaŭ ĉe la burĝa sionismo li ne trovas solvon je la mizero de la juda Proletaro, ĉar lin interesas la juda problemo nur je tiom, je kiom ĝi rilatas la judan laboristan klason. Per sia akra menso kaj marksisma metodo li esploras kaj analizas la judan efektivon kaj eltrovas la kaŭzojn kaj leĝojn de la anormala juda ekonomia vivo. Li vizitadas la plej gravajn centrojn de Litovio kaj Polio kaj disvolvas sian programon antaŭ la juda Laboristaro.

Tiel li alproksimiĝas al la “Poale-Sion”-grupoj, kiuj fondiĝadis dum la jaroj 1900—1905 tra urboj kaj urbetoj de la vasta Rusio. Ili ekvidis en Ber Boroĥov la spiritan gvidanton, kiu kapablas kunigi la unuopajn ideojn de la plikonscia parto de la juda Laboristaro, al kiu ne povis sufiĉi la ŝablon-maniera socialismo de la “Bund”, — kaj formi unu harmonian ideologion. Kaj ĉefe dank’ al la klopodoj de B. Boroĥov okazas la unua konferenco de la PS-grupoj de Poltava regiono en 1905, kie estis formulita la unuan fojon la nova koncepto je la nacia problemo, kiu, poste prilaborita en la verko: “La klasinteresoj kaj la nacia problemo” fariĝis la fundamenta ŝtono de la Poale-Sionismo.

¹) Vidu “S-ulo” de 25. 12. 1924, n-o 13, pĝ. 3, kaj de 22. 4. 1926, n-o 82, pĝ. 1.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 91

La organiz-laboroj marŝis antaŭen kaj en februaro 1906 okazis en Poltavo la unua fondiĝ-konferenco de la Juda Social-demokrata Laborista Partio “Poale-Sion” kaj B. Boroĥov estas elektata en la Centran Komitaton. Kun malofte renkontata fervoro kaj entuziasmo li ekagas por antaŭenpuŝi la junan movadon, kiu malgraŭ la caraj persekutoj ĉiam pli kaj pli disvastiĝis. Li redaktas la organon “Juda Laborista Kroniko” kaj verkas “Nian Vidpunkton” (kiun ni pritraktos alifoje plidetale) — la “Kapitalon” de la PS-teorio. Post la apero de tri numeroj la gazeto estis malpermesita kaj B. Boroĥov arestita. Sed eĉ en la karcero li ne ripozas, li agitadis la ukrainiajn vilaĝanojn, kiuj pro partopreno en ribeloj, tiame eksplodintaj, plenigis la malliberejojn. Post kelka tempo je garantiaĵo liberigita, li vojaĝas kaŝe Minskon, poste Vilnon, kie li redaktas la partiorganojn “La proletan penson” kaj “Antaŭen”. Tiam aperas ankaŭ lia verko: “Kion volas la Poale-Sion”.

La persekutoj ne ĉesas kaj Boroĥov forkuras en la j. 1907 Krakovon. Tie li partoprenas la Tutrusian Konferencon de la PS-partio kaj estas elektita kiel delegito al la Tutmonda Kongreso de la PS-partioj. Li translokiĝas Vienon, kie li gvidas la laborojn de la oficejo de la Tutmonda Ligo de la PS-partioj kaj redaktas “La liberan Vorton”. Tie li ankaŭ laboras kaj finas tre gravajn verkojn: “La juda elmigrado”, “La juda laborista movado en ciferoj”, kaj “Virtualismo kaj la religi-etikaj problemoj en la marksismo”.

En Vieno lia genio ekbrilas sur nova laborkampo, sur la kampo de la juda filologio, kies unua plejŝatata, fidinda kaj nekomparebla esploristo li fariĝas. Estas karakterize, ke B. Boroĥov ĝis la j. 1907 tute ne posedis la judan lingvon. Kaj tamen liaj filologiaj laboroj kaj atingitaĵoj prezentas netakseblan valoron por la juda kulturhistorio.

Eksplodas la mondmilito. Kiel eksterlandano li devas forlasi Aŭstrion kaj post vagadoj veturas Amerikon. En Usono li daŭrigas siajn sciencajn laborojn, gvidas la parti-laborojn, estas inter la soluloj kontraŭbatalantaj la militfrenezon, kiu ekregis la usonan Laboristaron kaj redaktas la “Judan batalanton”, kie aperis lia “Ekonomia evoluo de la juda popolo”.

Venas la j. 1917. Venas la ĝoja sciigo: Rusio liberiĝis! Falis la carismo! Kaj tuj B. Boroĥov, la revoluciulo, rapidas al la batalfronto. Kaj estas karakterizaj la vortoj per kiuj li malfermis la partikonferencon en Kiev la 20-an de aŭgusto 1917: “Mi rapidis ĉi-tien kun la dezirego kisi la teron, kie ekbrulis la flamo de la Socia Revolucio”.

Baldaŭ fariĝas Ber Boroĥov la ĉefa persono ne nur inter la juda Laboristaro, sed ankaŭ en la ĝenerala socialista movado en Ukrainio. Li partoprenas la konferencon de la nacioj subpremitaj dum la carisma regado, kie liaj du raportoj: “Federacio je ekonomia vidpunkto” kaj “Regnolingvo kaj la rajtoj de la popollingvoj kaj idiomoj” estis entuziasme aklamitaj. Elektita flanke de la kongreso kiel delegito al la Demokrata Konsilantaro en Petrograd, li post ĝia finiĝo rapidas Moskvon, partoprenas kunsidon de la C. K. kaj tuj revenas Kievon por ĉeesti la kunvenon, kiu estis preparonta la socialistan blokon al la okazontaj elektoj. Krome li senhalte veturadas de loko al loko agitante ĉiam kaj ĉie por la laborista afero ĝis li malvarmumas kaj la 17-an de decembro 1917 en Kiev elspiras sian noblan animon sur la manoj de fidelaj kunbatalantoj. Li kunportis kun si en la tombon trezorojn da scio kaj postlasis sennombron da verkoj nefinitaj. Estas komprenebla la bato, kiu trafis la laboristan klason pro la morto de tiu geniulo modesta kaj revolucia batalanto. Kaj malgraŭ tio, ke jam pasis 10 jaroj depost lia morto, vivas lia personeco en la memoro de batalanta juda Proletaro, kiu perdis en li genian teoriulon kaj fidelan soldaton.

Jak (227).

El sendependa Estonio

Antaŭ tri jaroj…

Tri jaroj estas pasintaj de la fifama hombuĉado en Estonio. (Vidu “S-ulo”, n-o 14, januar 1925). Ni koncize rememoru la okazintaĵon.

Ekonomia mizero de la Laboristaro en Estonio pli kaj pli akutiĝis, senlaboreco estis grandega. Malkontenton inter la Laboristaro oni pliakrigis per procesoj kontraŭ komunistoj (“149-proceso”), per fimortigo de laborista deputito K-do Tomp (“S-ulo”, n-o 11, 1924). La Laboristaro kaptis la lastan rimedon — organiziĝis perarmila ribelo en Tallinn la 1-an de decembro 1924. La malespera provo malsukcesis. Sed nun estonia burĝaro trovis okazon por “kvietigi” la Laboristaron. Ekfuriozis blanka teroro. En la tuta lando oni kaptadis laboristojn, kulpulojn kaj senkulpulojn kaj mortpafadis. Tiuj, kiuj havis malfeliĉon esti en estraro de iu laboristunuiĝo estis nepre, se ne mortpafitaj, almenaŭ kondamnitaj al kelkdekjara punlaboro. Oni mortigis ne nur klaskonsciajn laboristojn, sed ĉiujn, kiuj estis hazarde kaptitaj. Multo da nenionsciaj grizaj laborsklavoj malsekigis la teron per sia sango.

Kiom da laboristoj pereis sekve de la 1-a de decembro? Neniu scias ilian nombron. Oni malpermesis hazardajn informojn promesinte publikigi oficialan resumon. Tri jarojn ni atendas tiun resumon — vane. Oni neniam publikigos la veran nombron, ĉar ĝi estus tiom granda, ke eĉ ĉiu indiferenta civitano teruriĝinte ektremus.

La sekvo de la 1-a de decembro estis kompleta morto de la laboristmovado en Estonio, ĉar oni fermis ja preskaŭ ĉiujn laboristunuiĝojn. Nur nun, post tri jaroj, ekzistas denove kelkaj unuiĝetoj, sed tro malproksime ni estas al la vasta laboristmovado de antaŭ la 1-a de decembro, tro severe sentiĝas en la ekzistantaj unuiĝoj la pugno de la defendpolico malpermesanta la aniĝon de ĉiu eĉ iomete suspektinda laboristo. Sed la ekonomia mizero ne plimalgrandiĝis, kontraŭe, pligrandiĝis la nombro de senlaboruloj, pligrandiĝis la nombro de elmigrantoj. Nur pli saĝa fariĝis la burĝaro: oni ellernis profitigi la ekstreman mizeron de la Laboristaro kaŝante tion malantaŭ la belsona nomo — aranĝo de komunumaj laboroj. Ekzemploj abundas, mi mencias nur unu tre elokventan.

Ĉi aŭtune dum ventego enprofundiĝis kajo de Pernaŭa haveno. Ĝia riparo urĝis. Oni atendis tamen ĝis la vintro kaj la 31-an de novembro, kiam la senlaboreco estis jam sufiĉe granda, oni komencis ĝian rekonstruadon pere de senlaboruloj. Oni pagas al viroj 130 Emk. kaj al virinoj 110 Emk. potage — la laboro estas ja “komunuma helplaboro”! Kaj dume pano kostas 20 Emk. por kilogramo. Tio estas simpla malkaŝa fiekspluatado de senlaboruloj! La ŝtato kaj la komunumoj lasas fari ĉiujn laborojn dum vintro sub la nomo de “komunumaj laboroj”, tiam oni rajtas ja pagi al la laboristoj ridindaĵon kaj ricevas la honoran titolon zorgantoj je senlaboruloj. Ĉu ne estas aranĝo saĝega?!

La 1-an de decembro la burĝaro ne forgesis. Ankaŭ nunjare kiel dum la pasintaj en ĉiuj lernejoj, preĝejoj kaj garnizonoj oni rememorigas ĝin, dankparolas pro la venko de la ŝtato super la ribelantoj kaj memorigas la dekon de la en ribelo falintaj burĝoj. Sed pri centoj aŭ milo da mortpafitaj laboristoj neniu parolas, kvazaŭ ili ne estus homoj. Sed ĉiu estonia laboristo rememoras la Gekamaradojn falintajn, la turmentatajn ĉe punlaboro, la malsatantajn en libereco, kuntiras sian kaloplenan manon kaj dekobligas sian forton por la batalo al la finlibereco.

(5574.)

Gardu vin kontraŭ la malbona dezirego distingiĝi, kontraŭ la stulta vanteco, kontraŭ la senripoza klopodado al gloro kaj superregado. Tiuj pasioj igas la homojn fari plej multe da malsaĝaĵoj. Fred. Max. Klinger.

— paĝo 4 —

92 — SENNACIULO

FOR LA TRADICION!

(Kristnaskpensoj)

Kristnasko proksimiĝas. Kun ĝi revivos multaj moroj malnovaj; la infanaro atentas Sanktan Nikolaon, kiu donacas al (obeemaj) infanoj ludilojn, vestaĵojn, bongustajn kukaĵojn ktp. La sonoriloj ree sonoros, vokos al la homoj: “Pacon al la homaro sur la tero”.

— Ridinde! “Ĉu ekzistas pac-ebleco?”. Jen la demando, kiu atakas min. En ĉiuj mondpartoj la kapitalistoj kune kun militistoj kaj diplomatoj laboras febre sin armante por “savi la pacon”. Ili konstruas militŝipojn, pafilegojn, devigas eĉ kontraŭmilitulojn al soldatiĝo por ke ili ekzercu kun hombuĉiloj. Ĥemiistoj esploradas la plej terurajn gasojn venenigajn, ne por kulturi dezertojn aŭ marĉojn, tute ne! Por tiaj celoj ili ne povas malŝpari la tiom multekostan tempon, — sole por pereigi homojn, Laboristaron, kiu plej parte devas partopreni militon.

Ne bezona estas milito, jam dum pac tempo laboruloj sentas, ke la sonoriloj de l’ paco, amo kaj bonvolo ekzistas nur por homoj, kiuj posedas sufiĉan monon. Multaj el ili eble ne havos la plej necesan manĝaĵon kaj vintran vestaĵon. Pro la neniam satigebla profitmalsato de tiuj kunhomoj, fratoj en kristo, kiuj sonorigas: “Pacon, amon kaj bonvolon sur tero”, ili ofte, tro ofte ne havas eĉ varman ĉambron nek moneron en la poŝo.

Nature ne ĉiuj el la Proletaro estas senlaboraj; kelkaj povis ŝpari kaj intencos aĉeti donacojn okaze de la “kristnasko”. Senpripense multaj elspezos pene perlaboritan monon por ĝojigi iliajn infanojn per pafiletoj, kiraso, sabro aŭ kasko, por ke ili ludu per ili kun najbaraj infanoj je “soldatoj” aŭ “milito”. Plumbosoldatoj kaj malgrandaj kanonoj, per kiuj oni ĝuste povas mortpafi la soldatojn, kompletigos la feliĉon de bedaŭrinda knabo. Jes, bedaŭrinda estas la infano, kies gepatroj aĉetos al ĝi tiajn mortinstrumentojn, kaj eĉ la gepatroj mem! Ili plantas en la koron de la etuloj la emon kaj volon al morto, glorigas la militon; detenante la malgrandulojn okupi sin per raciaj ludiloj, ili tiamaniere kontraŭagas iliajn proprajn perceptojn kaj decidojn faritajn dummilite.

Ĉu estas necese, ke ni stultigu niajn infanetojn per la fabelo de donacanta kristinfano, Sankta Nikolao aŭ similaj? Estas jam malbone, ke eklezio stultigas ilin, tiom pli malbone estas fari la samon al niaj propraj etuloj, precipe, se ni mem ne ŝatas aŭ malestimas la ekleziajn doktrinojn. Kial dolorigi iliajn animojn, kial seniluziigi ilin post kelke da jaroj, kiam ili estos pli grandaj? Ĉu ne estus pli prave, pli korekte, ke, kiam ni faros donacojn al ili ni diru: “Vidu, tion ĉi aĉetis al vi via patrino, via patro, ĉar ili amas vin; ili volonte vidas vin gaja!” Vidonte aliajn infanetojn kun pli da donacoj en iliaj manetoj, ili komprenos, ke iliaj propraj gepatroj ne povis tiom donaci pro malriĉeco. Eventuale oni povas ja antaŭe diri al infanoj: “Viaj gepatroj ne estas tiom riĉaj por plenumi ĉiujn viajn dezirojn, ĉar ili ne perlaboras la necesan monon”. Certe infanoj demandos: Kial vi ne havas la necesan monon? Tiam, se la infano estas sufiĉe aĝa vi povos delikate klarigi al ĝi socian diferencon.

Tiamaniere ni servos al niaj karuletoj kaj al la Proletaro ĝenerale.

Ni ne pezigu la cerbon de infano per stultaĵoj! W. M. Zinke (1305).

TAGO EL MIA VIVO

Mi estas 21-jara kaj loĝas en Reichenberg (Rajĥenberg, Ĉeĥoslovakio), kiu havas 40 000 loĝantojn. Mi laboras en granda teksejo kaj ŝpinejo, kie estas 2 200 laboristoj. La fabriko estas proksime de mia loĝejo. Ni estas dividitaj en du grupojn. Unua grupo laboras dum unu semajno nur antaŭtagmeze de la 5 h. matene ĝis la 1 h. posttagmeze kaj en la dua semajno de la 1. h. ĝis la 9. h. vespere. La dua grupo) laboras kontraŭe en la unua semajno posttagmeze kaj en la dua antaŭagmeze.

[BILDO p.4 | 36,36,50,48] Portreto de juna viro en jako kaj kravato

Se mi laboras antaŭagmeze mi leviĝas je la 4.30 h., post 10 minutoj mi estas preta por foriri. Je la 4.55 h. mi jam estas en fabriko, mi tie matenmanĝas (per vaporo revarmigante al mi la kunportitan kafon), alivestiĝas por labori kaj ekfunciigas la motoron. En la bruo de maŝinoj ni apenaŭ aŭdas unu la alian. Se bone funkcias la maŝino, mi havas kelkafoje intertempe liberan duon-horon. Mi elprofitas ĝin altabliĝante kaj skribante ion en esperanto. Mi devas ofte ekzercadi la lingvon, ĉar ne ankoraŭ bone mi posedas ĝin. Mankas al mi la interkomunikiĝado parola.

Je la 1.15 h. mi revenas hejmen, lavas min kaj tagmanĝas. Se bele estas ekstere mi foriras kaj faras promenadon ĉu en kamparo ĉu en la ĉirkaŭa arbaro. Tie mi profitas el freŝa aero kaj el soleco. Mi povas lerni esp-on kaj laŭte paroli kun mi mem. Sur aliaj vojoj oni tion ne povas fari; la homoj kredus, ke mi estas frenezulo.

Dimanĉe mi ankaŭ faras ekskursojn. Ili estas por mi la plej bela plezuro en somero. Multaj junaj laboristoj bedaŭrinde ne komprenas la moralan valoron kaj la sanigan de tiaj promenadoj; ili pli volonte plenigas kinoteatrojn, gastejojn, dancejojn. Ankaŭ vintre, se la vetero permesas, mi estas ekstere: mi glitveturas.

Je la 7 h. mi revenas kutime. Mi vespermanĝas, purigas miajn ŝuojn, preparas alian vestaĵon por la morgaŭa tago. Jam je la 8.30 h. mi enlitiĝas, mi ja devas ellitiĝi frumatene.

Rudolf Böhmer (8521).

★

LA SOLA

La lago estas ronda kaj pura, kiel verdkolore enkadrigita spegulo. Malantaŭ la bordoj — malaltaj, muskoriĉaj — belforme altiĝas trunkoj de pinoj. De ĉi tie, de la pinoj, oni povas rigardi en la lagon kaj ĝui ĝian respeguligon en la ondvibrado.

[BILDO p.4 | 63,24,90,43] Desegnaĵo de du viroj en peltaj ĉapoj kaj mantelo, parolantaj; unu tenas torĉon aŭ brosaĵon

Verda bordo kaj vojo disigas lageton de la fabriko-belulino. La lageto karesas la bordon kaj kvazaŭ volas atingi fabrikon, sed ne povas: ĝin ne lasas la bordo kaj vojo plena de povo. La fabriko vidas sin en la lago kiel ĝi estas pura kaj belvestita.

Maljuna laboristo el vilaĝo Velino al mi rakontis historieton de tiu fabriko:

— Estas al mi bone konata ĝia tuta vivo… Ĝi estas la sola en la ĉirkaŭaĵo. Tre nova fabriko, nur en j. 1914 konstruita… Ĝin konstruis la loka industristo Lebedev. Kiom da babilado estis pro ĝi, ĝi ja estas nur la unua kaj la sola en nia ĉirkaŭaĵo.

Li eksilentis kaj rigardis la fabrikon; poste aliflanken, kie verdis kampoj kaj griza vidiĝis vilaĝo.

— Strange, — ekridetis la maljunulo, — strange, kamparo kaj fabriko, iu speco de interligo inter laboristoj kaj kamparanoj…

Kaj li pluen rakontis, kiel fabriko staris dum la revolucio, kiel ĝin prenis Sovnarĥoz (industrioficejo), fordonis ĝin provizore al estinta mastro por farmo; la fabriko longe nenion faris kaj nur sopiris per siaj malhelaj fenestroj. Sed nun ĝi havas novan mastron, laborasocion kaj nomiĝas “Krasnoozerskaja” (la fabriko de ruĝa lago).

Kaj pri la nova mastro maljunulo diris:

— Ĉiu estas mastro, sekve, — mi, ci, ĉiu alia; sekve — ĉiuj ni, Laborularo. Jam dum du jaroj tenas la laborasocio la fabrikon en siaj manoj. Multon ĝi faris por ĝin rekonstrui. Sed nun la fabriko staras tre firme kaj venke bruas per siaj radoj kaj stabloj.

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 93

La fabriko estas malgranda; ĝi havas 150 stablojn. En ĝi laboras lokaj kamparanoj, plejparte fraŭlinoj. Ili ĉiutage alvenas ĉi tien el diversaj vilaĝoj kaj disiras post la laboro. Ĉi cirkonstanco tre malhelpas al kultura laboro, ne donas eblecon fari fortan laboristan kolektivon. Estas ankaŭ murgazeto¹) kiu altiras ĉies atenton.

Mi vidis la internon de la fabriko, mi trairis inter stabloj, vizitis kontoron — ĉie mi vidis gajan junularon. Por ili la laboro ĉe stablo estas novaĵo kaj ili laboras kun granda plezuro. Ili konscias, ke ili laboras por estonteco.

Mi iris reen kaj de sur la kampoj ofte malantaŭen rigardis. De malproksime estis bone rigardi gajan fabrikon inter kamparo kaj rememori la vortojn de malnova laboristo-kamparano:

— “Fabriko en la kamparo — ĝi estas kvazaŭ interligilo inter laboristoj kaj kamparanoj”.

Iv. Hmelnoj.

Jegorjevsk, redakcio de la gazeto “Ruĝa vojo”.

¹) Gazeto afiŝata surmure, afiŝa gazeto.

Pli utilas bonintenca kritiko ol nesincera laŭdo

Invitite de sovetiaj Gek-doj, partopreni la solenan festadon okaze de l’ dekjara datreveno de Oktobro-Revolucio, mi havis tie okazon, konstati entuziasmon, oferemon kaj konstruemon de sovetia Proletaro. Longan raporton mi povus skribi pri tio, sed certe ankaŭ aliaj K-doj prenos plumon kaj raportos en “S-ulo” pri siaj impresoj. Mi skribu nur pri kritikindaĵoj.

La plej grava manko en Sovetio estas: ankoraŭa foresto de la plej modernaj maŝinoj. Sovetiaj proletoj ĝojas pri ĉiu nova maŝino. Sed ĉu ne kulpas ni al la manko de maŝinoj en Sovetio, ni proletoj en kapitalistaj industri-landoj? Kial niaj kapitalistoj ankoraŭ povas bojkoti Sovetion? Ni estas la pekuloj, ke nun la sovetiaj fratoj devas labori ĉe nemodernaj maŝinoj, ĉar Sovetio ja estis antaŭ kaj dum la milito kvazaŭ ankoraŭ antikva kaj nura agrikultura grandregiono. Ni imitu sovetiajn Gek-dojn, ni forpelu kapitalismon el niaj landoj kaj poste liveru al Sovetio maŝinojn, kaj Sovetio liveros al ni grenon por niaj industri-laboristoj.

Kiel gastoj partoprenis la festadon 11 ekstersovetiaj Gek-doj, laŭŝajne la plej kapablaj kaj spertaj esperantistoj. Pri esperantistaj Gek-doj inter la aliaj delegacioj, kiuj certe nombris ne malpli ol 15 (inter alie ankaŭ K-doj el Japanio, Afriko, Germanio ktp.) mi nun ne parolu. Sed mi substreku, ke la 11 Gek-doj estis invititaj speciale kiel esperantistoj. Do tutcerte ili devis uzi la okazon, por demonstri valoron kaj taŭgecon de esperanto. Ni ankaŭ partoprenis la tutmondan kongreson de sovetiaj amikoj, kie inter preskaŭ 1000 partoprenintoj plej trafe montriĝis malhelpo de lingvodiverseco.

Kio okazis? En kunsido, kiun partoprenis proletoj el diversaj landoj (ĉiuj poligrafistoj [?]), unu el niaj esperantistaj K-doj preferis tie raporti pri poligrafista movado en sia lando ne en esperanta lingvo, sed nacilingve (angle), kvankam esperantista tradukanto kaj aliaj esperantistaj K-doj ĉeestis! Aliaj K-doj, konataj kiel aktivuloj, preferis foresti gravajn kunsidojn en centraj sindikatejoj. Kial?

Ni ĉie tre bone efikis por esperanto, sed la efiko povus esti ankoraŭ pli forta, se iuj K-doj ne estus fuŝintaj nian aferon. Antaŭ mi kuŝas gazeteltranĉo el aŭstria “Rote Fahne” (Ruĝa flago), kiu evidente montras, ke la aŭstria K-do (li ne jam estas SAT-ano) nur malhelpis nian movadon kaj eĉ mistifike efikis por esperanto. Samon ni devis konstati en Moskvo. Babilemuloj tiuspecaj certe ĉiam estas nur fuŝistoj. Ili ĉiam nur ridindigas nian seriozan aferon. Kun kvazaŭa naŭzo la Gek-doj germanlingvon-parolantaj deturnis sin de tiu MO-KO. Li nur montris sin kiel fanatika esperantisto! Ĉu li serioze reprezentis ALLE?

Sed ankaŭ sovetiajn Gek-dojn mi iom devas kritiki. Al ni tute ne plaĉis, ke ekz. en Moskvo dum esperantistaj kunvenoj (eĉ en ĉeesto de ekstersovetiaj Gek-doj) paroladoj devis esti ripetataj ruslingve. Certe tiel neniam spertas komencantoj la uzon de l’ lingvo. Kaj … ĉu estas kutimo en Moskvo, ke gvidantaj K-doj nur venas al kunveno por malfermi ĝin, kaj poste malaperas, lasas la grupanojn kaj ekstersovetiajn Gek-dojn inter si?

Ankaŭ en Minsk senkulpigis sin Gek-doj, ke ili ne ankoraŭ estas spertaj esperantistoj. Kiam ni interbabilis kun ili, ni devis konstati, ke ili bone lernis kaj regas la lingvon, sed … ili nur ne kuraĝas paroli, ĉar … en la grupaj kunvenoj oni preferas diskuti ruslingve. Tio ne nur rilatas al Minsk kaj Moskvo, sed certe en multaj lokoj estas kutimo, prefere apliki nacian lingvon, kaj tiel helpi al komencantoj neniam fariĝi spertaj en la lingvo. Komencantoj plej bone lernas la lingvon, se en ĉiuj kunvenoj kaj kunsidoj, dum ĉiuj renkontoj de esperantistoj oni nur (t. e. senescepte) uzas esperanton.

“Mifrati” ankaŭ ĉeestis, nome la ĉefgvidantoj Lantos, Vogt kaj Milter. La lasta ja konstante estas en Sovetio. La unuaj du venis el Germanio Sovetion “ne kiel invititoj”, sed ili ĉion mem pagis, ili deklaris al ni: “Ni ambaŭ volas labori en Moskvo”. Tio ja ne koncernas nin. Interese nur estas, ke ili ĉie provis nur malhelpi nian laboron, ĉar mem ili estis tro malfortaj por ion entrepreni.

Dum kongreso de sovetiaj amikoj la Moskvaj Gek-doj iniciatis kolekton de subskriboj por rezolucio rilate esperanton. Pro ĉeesto de “amiki”, kiujn ni ne bezonas timi, sed ankaŭ ne devas doni al ili okazon fuŝi nian laboron, ni ne tute konsentis al rezolucio por la kongreso. Tamen ni penis kolekti subskribojn kaj finfine estis ankaŭ kolektitaj ĉ. 250 subskriboj. K-do Drezen pere de K-do Akita (Japanio), kiu sidis en prezidantaro, prezentis la rezolucion al la prezidanto de la kongreso kaj … ĉe fino de la kongreso ni eksciis, ke K-do Drezen post interdiskuto kun “amiki” reprenis la rezolucion, k. tiel ĝi nature ne povis esti voĉdonata. Mi konsentas, sed estonte ni evitu interesi 250 proletojn por rezolucio, kiun ni poste simple reprenas.

Se mi publike kritikis diversajn aferojn, tio ne okazas, ĉar mankas alia pridiskutinda materialo. Sed mi opinias, ke ni tute publike devas kritiki mankojn kaj erarojn, ĉar tiel plej facile ni povas estonte eviti ilin. Bonaj flankoj tre superis nature tiujn mankojn, sed pri ili certe raportos aliaj K-doj, kaj krome mi opinias, ke estas pli fruktodona por nia movado, se ni ne ĉion laŭdas, sed ankaŭ kritikeme diskutas. Aliaj Gek-doj havas nun la taskon, kompletigi mian nurkritikan raporton.

Otto Bässler, Leipzig.

ATENTU SOVETIANOJ!

Por senŝarĝigi la funkciadon de l’ SAT-perejo ĉe CK. SEU, la Administracio de SAT kun ĉi-anonco ekfunkciigas kroman specialan

AGENTEJON DE SAT por Suda Sovetio

(Ukrainio, Krimeo, Nord-Kaŭkazio, Transkaŭkazio)

Adreso: KREMENĈUG, “Esperanto”.

La Gek-doj el suda parto de Sovetio bonvolu denun ĉian monon por SAT sendi al tiu agentejo. Aliĝiloj kaj aboniloj estu preferinde senpere sendotaj al la Adm. de SAT en Leipzig.

La Administracio de SAT

— paĝo 6 —

94 — SENNACIULO

SENNACIULA SPORTA PAĜO

RESPUBLIKA SPORTFESTO EN SOVETIO

okazis ĉi-somere en Moskvo kaj estis demonstrado de fizikkulturaj atingoj en Sovetio en j. 1927, kiel deka jaro post Oktobra Revolucio 1917.

Kaj vere la festo montris multege da atingoj. Antaŭ ĉio pri la partoprenado; nunjare ĝi estis plej multnombra. Entute partoprenis ĝin 1 803 Gek-doj (en j. 1924 — proksimume 750). Eĉ estis reprezentitaj la plej malproksimaj regionoj de Sovetlando: Malproksima Oriento, kiu troviĝas de Moskvo je distanco de ĉirkaŭ 10 000 km. Siberio — je pli ol 5000 km., Norda Kaŭkazo kaj aliaj regionoj de la respubliko. Entute — 16.

[BILDO p.6 | 22,29,77,54] Skiisto saltanta super rokoj kovritaj de neĝo, kun pinarbaro kaj nudaj arboj en la fono.

Krom tio estis invititaj kaj partoprenis eksterlandaj gastoj, laboristaj sportuloj alvenintaj malgraŭ malpermeso de siaj gvidantoj, el Finnlando, Germanio, Ĉeĥoslovakio, Norvegio kaj Latvio. Entute proksimume 150 K-doj.

Festo komenciĝis per grandioza parado sur la Ruĝa Placo. De longe ĝi ne vidis tiom multe da plenvivaj, kolorvestitaj, fortaj kaj gajaj gejunuloj.

Membroj de Soveta Registaro (Jenukidze, Miĥaslov k. a.), reprezentantoj de la Supera Konsilantaro de Fizik-Kulturo kaj de Ruĝa Sportinternacio akceptis la paradon.

Poste okazis salutadoj de registaro, profunuiĝoj, de Ruĝa Armeo (K-do Unŝliĥt), de Komsomol kaj de Ruĝa Sportinternacio.

Salutparolintoj de Finnlando (K-do Gremrus), de Germanio (K-do Fridman) kaj de Ĉeĥoslovakio (K-do Gruŝka) — ĉiuj rakontis pri malhelpaĵoj, kiujn starigis asocigvidantoj por ilia veturado Moskvon, ili ĉiuj deklaris siajn dezirojn kaj pretecon batali por la unueco de internacia laborista sportmovado kaj por vasta partopreno en Tutunia Spartakiado 1928 (USSR).

10 tagojn Moskvo estis plenigita per miloj da gesportuloj. La permeso donita de ŝtata Administrejo de Urba Mastrumado al ĉiuj partoprenantoj, senpage veturi per tramoj helpis mallongigi longajn distancojn de Moskvo.

Dum 10 tagoj okazis sur diversaj stadionoj konkuroj laŭ diversaj specoj: dromsporto¹), sportaj ludoj (piedpilko, korbpilko, “urbetoj” [?] teniso), pafado, ciklado, motorciklado, skermado, komplekso de fizikkulturaj ekzercoj kaj remado. Plej multo partoprenis dromsportajn konkurojn — 804, en la pafado — 400, en sportludoj — 300, ktp.

Ĉiu nova tago alportis novajn kaj novajn rekordojn. Entute estis starigitaj 49 (!) novaj rekordoj de Sovetio. Dromsportaj — 28, naĝadaj — 15, ciklaj — 5, kaj 1 motorcikla.

Tia granda nombro da rekordoj superas ĉiujn antaŭajn festojn kaj konkurojn. Ĝi montras grandegan kreskon de nia sportanaro rilate al la teknika kvaliteco, formo ktp.

Ni eĉ sukcesis starigi en j. 1927 1 tutmondan rekordon en naĝado (Ŝubin- [?] naĝado flanke je distance de 300 mtr. en 4:19,8 min.).

Jen kelkaj plej bonaj rezultoj teknikaj por virinoj: 60 m. en 8,0 sek. (nova rekordo); 100 m. en 12,9 (n. r.); 800 m. en 2:26,8 (n. r.); 1000 m. en 3:18,6; diskojeto — 25,78 m. (n. r.); antaŭsalto de loko — 2:42,5 m. (n. r.); kuglopuŝado — 8,65 m. (n. r.); stangsalto — 2,30 m.; salto kun alkuro — 1,50 m. (n. r.); en tri-lukto venkis K-dino Ŝamanova (Moskvo) kaj en kvinlukto — Vasiljev (Moskvo).

Por viroj: 100 m. en 11,1 sek. (n. r.); 200 m. en 23,7; 400 m. en 51,1 (n. r.); 110 m. — barilkuro — en 16,9 (n. r.); 1 500 m. en 4:16,4 min.; altsalto — 1,78 m; longsalto — 6,60 m. (n. r.); kuglopuŝo — 12,375 m. (n. r.); triobla salto — 13,31 m. (n. r.); stangsalto — 3,60,5 m. (n. r.); kaj 4×100 — Moskvo (?) — 44,6 sek.; deklukto — Demin (Moskvo).

Ĝenerale en dromsporto okupis la unuan lokon Moskvo kaj la duan Leningrado; en naĝado — kontraŭe: en pafado — la unuan Moskvo kaj la duan Centra Industria Regiono.

En sportludoj: Piedpilko: 1. Moskvo, 2. Okcidenta Regiono (Smolensk); korbpilko: (por viroj) 1. Leningrado, 2. Moskvo; (por virinoj) 1. Moskvo, 2. Leningrado; “urbeta” (?) teniso 1. Moskvo, 2. Leningrado.

Sume laŭ dromsporto, naĝado, pafado, sportludoj, k. a. la unuan lokon okupis Moskvo, kaj la duan Leningrado.

Plej bonajn rezultojn montris el eksterlandanoj la laboristaj gastoj el Finnlando. Sed ili ankaŭ sukcesis okupi unuajn lokojn nur kelkfoje (4—5), ĉar rusoj jam sufiĉe elkreskis kaj sukcesplene kontraŭstaris eĉ al plej kapablaj sportuloj — finnoj.

Festo vere, ĉiurilate montris niajn atingojn en la deka jaro de Oktobra Revolucio kaj estis ekzameno de niaj fortoj kaj kapabloj por organizado de Tutunia Spartakiado 1928. Ni ekzamenis sukcese.

Ni deziru samsukcesan partoprenadon kaj aranĝadon de Spartakiado 1928.

Ni preparu nin por ĝi!

Smolensk. — Nik. Matjas.

¹) Malpezatletiko?

*

KURAĜA SPORTLABORO

(Vidu la bildon supre)

El ĉiuj sportmanieroj vintrosporto estas plej preferinda, ĉar laŭ sciencaj esploroj unu horo da sporta okupo en vintro estas samvalora al 3 hora sportado en polva aero dum somera tempo. Multflanka estas ankaŭ agado kaj ĉiu aĝo povas trovi konvenan distriĝon. Jen estas glitilkuro, glitveturado, glacihokeo, kaj kiel plej interesa, skiado. Sufiĉe bone ekzercita, oni per skioj povas facile trairi en unu horo 12—18 km. Sur specialaj saltejoj oni ne malofte faras saltojn de 30—45 metrojn, ja eĉ ĝis 70 m. Ankaŭ nia bildo montras momenton, kiu pruvas, ke la rikolto de energia ekzercado kondukas al kuraĝo kaj memkonfido. Kiom da korporegado do necesas por je certa momento dum rapida kurado levi la korpon por transsalti naturajn barojn. Homo kuraĝa por plenumo de tia salto certe ankaŭ en batalo por la libereco de l’ Proletaro rezistas sur sia posteno.

— paĝo 7 —

SENNACIULO — 95

TRA ESPERANTIO

EL LA REDAKTEJO

Lastatempe ni ricevis abunde bonan materialon. Bedaŭrinde ni ne povas ĝin uzi pro manko de loko. Almenaŭ dekses-paĝa devus esti “S-ulo” por povi akcepti ĉion presindan, kion ni ricevas. La malrapida kresko de la nombro de abonantoj ne permesas pligrandigi la nombron de paĝoj…

La Redakcio faras sian eblon por kontentigi la Legantaron. Ĉu ĉi tiu lasta faras same? Ni dubas. Multaj K-doj opinias, ke ĉio bone prosperas en Esperantio, se oni aplaŭdis ilin ĉe varbkunveno, se sufiĉe da kursanoj enskribiĝis k. s. Ili eĉ emas pensi, ke tiuj, kiuj sidas en redaktejo por legi fuŝskribitajn artikolojn, korekti la fuŝverkitajn kaj respondi al multaj pli malpli saĝaj demandoj estas ne ŝatindaj burokratoj.

Ĉe tia konstato, oni kelkfoje emus forlasi la postenon kaj sin dediĉi al malpli sendanka laboro.

Sed malgraŭ ĉio la devosento nin retenas. Ni ja forte konscias, ke la solida fundamento, la firma bazo de nia movado estas ĝiaj presorganoj. La SAT-anaro devus ĝoji ĉefe kiam estas konstatebla kresko de la abonantaro, kresko de la nombro de venditaj libroj kaj plifortiĝo de sennacieca konscio ĉe grupanoj. En tio kuŝas la gravaĵo de nia movado; ĉio cetera estas sendube utila, sed tamen duagrade grava.

Se vi volas, ke “S-ulo” perfektiĝu; se vi deziras, ke ni daŭrigu la laboron, nu, varbu abonantojn, aĉetu, aĉetigu la SAT-eldonaĵojn; unuvorte cementu, plifirmigu la bazon de nia disetendiĝanta SAT-movado.

E. L.

Pri la SAT-konferenco

En n-o 157 de “S-ulo” la Direkcio de SAT oficiale sciigis pri la projekto aranĝi Konferencon kun aktuala kaj grava temo por la Laboristaro, en kiu nia lingvo estus uzata kiel la sola traduklingvo. Ĝis nun neniu skribis al mi senpere, sed, laŭ leteroj senditaj al la Redakcio, ekzistas miskomprenoj; tial necesas klarigoj.

La ĉefa tasko de SAT estas konvinki la Laboristaron, ke esperanto tre utilas al ĝi por akiri efektivan solidarecon tutmondan. Niaj eldonaĵoj, la gazetservo, la korespondado, la kreskanta anaro montras la viglecon de SAT. Sed krom notindaj esceptoj — Fimmen kaj Nathans ĉe la ITF, Gossip kaj Roden Buxton en Londono, Andrews en Sudafriko, Erikson en Stokholmo k. a. — la estroj de la laborist-organizoj ne praktike interesiĝas pri la lingvo. Rolland, Upton Sinclair, Barbusse, Toller, kaj aliaj verkistoj favoras nin, sed ili ne imitas Izgur, kiu verkas en nia lingvo kaj riĉigas nian literaturon. La grandskala apliko de la lingvo je la servo de la Proletaro ne naskiĝis. Kiel SAT, la akuŝisto, povas agi? Necesas la eksteran mondon interesigi al nia lingvo. Ekzemple en Prago dum la konferenco pri “Paco per Lernejo” ĉeestis multaj, kiuj unue interesiĝas pri paco kaj en plenumo de tiu intereso, unuafoje konatiĝis kun esperanto sole uzita kiel traduklingvo. Ni imitu la ekzemplon de la pacifistoj. Ni elektu temon (vidu la listo en n-o 157) kaj invitu ĉiun gravan organizon sendi delegiton. Ĉiu delegito povos paroli en sia preferata lingvo, sed nur esperanto estu uzata kiel traduklingvo. Mi proponas, ke tia konferenco okazu tuj antaŭ aŭ post la VIII-a kongreso en aŭgusto 1928. Kvankam, ni povus trovi ejon ktp. en Londono, tamen tiu urbo ne taŭgas, ĉar kredeble la registaro rifuzus enirpermeson por ekz. delegitoj el Sovetio. Ĉu Amsterdamo aŭ Hamburgo ne estus pli oportuna?

La temon: Pliintensigo de la Laborista Kulturo oni povus dividi jene: 1. Alilanda korespondado; 2. reciproka interŝanĝo de meti-lernantoj per la sindikatoj; 3. alilanda libertempa vizitato; 4. rilatoj de fotoamatoroj, sportistoj ktp.

Kiel SAT-anoj povas kaj devas helpi? Per konsiloj, per sendo de adresoj de organizoj invitindaj kaj de K-doj, kiuj volonte ĉeestus kiel interpretantoj. Ne forgesu, ke kvankam SAT estras la aferon ĝi ne havas monon por financi ĝin, tial ĉiu organizo devos pagi kotizon kaj la tradukisto dejoros senpage. Sen vigla helpo de SAT-anoj la projekto restos nur projekto. Mi atendas vian respondon.

Mark Starr (488).

8-a Kongreso de SAT en Göteborg (Svedio)

(14—19. aŭgusto 1928)

1-a Komuniko

Estas signifoplene, ke okazos mondkongreso en Skandinavio kaj precipe en Svedio, kie la laborista esperantomovado estas relative forta. Certe la kongreso en Göteborg helpos nin disvastigi la SAT-movadon ne nur en Svedio, sed ankaŭ en Norvegio, Danio kaj Finnlando. Ĝis nun la skandinaviaj K-doj ne havis eblon sufiĉe konatiĝi kun la SAT-movado kaj ne havis sufiĉe da kontakto persona kun K-doj alilandaj. Certe povas ankaŭ esti interese por niaj K-doj en Mezeŭropo, Anglio kaj Sovetio povu veni al skandinava lando kaj tie konatiĝi kun la skandinava laborista movado.

En Göteborg ekzistas ankaŭ forta laboristesperanta movado kaj ni kredas, ke ĉiuj SAT-anoj kaj eĉ ne-SAT-anoj, faros ĉion eblan por helpi en plej bona maniero akcepti niajn eksterlandajn K-dojn.

Kiel respondeca komitato estas elektita: prez. kaj kasisto: Einar Adamson, sekr.: Anton Norling, aliaj membroj: Elma Adamson, K. G. Karlsson kaj John Andersson.

Kotizo: Por SAT-anoj egala al jarkotizo de SAT. Ankaŭ ne-SAT-anoj povas aliĝi por partopreni diversajn kunsidojn, festojn, ekskursojn. Ili nur ne rajtos partopreni la debatojn dum la kongreskunsidoj. Tiuj pagas unu kaj duonan jarkotizon de SAT. Ekz.: Por Svedio 3 kr., Germanio 2,25 mk., Britio 3 ŝil., Finnlando 22 mk. ktp.

Al kiu pagi la aliĝkotizon? Sovetaj K-doj pagu al Centra Komitato de SEU, Poŝtkesto 630, Moskva, Sovetio. — Germanoj povas sendi al: R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio (poŝtĉeka konto N-o 6835). Alilandaj K-doj sendu kotizon per naciaj biletoj aŭ per ĉeko, en registrita letero, al: Einar Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.

Aliĝiloj: Ĉiuj aliĝiloj devas esti akompanataj de la kotizo. La aliĝilon skribu tre legeble laŭ jena ordo: 1. antaŭnomo, 2. familia nomo, 3. profesio, 4. strato kaj numero, 5. urbo, 6. lando.

SAT-anoj ne forgesu citi vian SAT-numeron.

Kongreskartoj: ni sendos al ĉiuj aliĝintoj.

Pri alveno kaj restado en Göteborg. Vivkondiĉojn kaj veturplanojn ni poste sciigos. Ni jam invitas ĉiujn SAT-anojn veni Göteborgon dum aŭgusto 1928 por partopreni la VIII-an. Ni faros, kion ni povas, por ke la restado ĉe ni estu agrabla kaj instrua.

Ĉiuj K-doj povas subteni la kongreson per sendado de kongreskotizo. Per tio vi ne nur subtenas la kongresan administradon, sed vi povas per granda listo de aliĝintoj montri la intereson por nia kongreso kaj por la SAT-movado. Ankaŭ ni petas vin sendi 1 ekz. de ĉiu gazeto nacia, kiu raportas pri la kongreso. Ni uzos la materialon por ekzpozicio esperanta dum la kongreso.

En la nomo de la Kongresa Komitato Einar Adamson prez.

Utiligu esperanton por via partio

Miaj multnombraj taskoj en la kompartio neebligas al mi propagandi por esperanto. Sed mi spertis, ke ni povas efike propagandi per esperanto por komunismo.

Mi loĝas (kaj laboras) en urbeto, kie la voĉdonantoj elektis Komunistan Urbkonsilantaron. Okaze de l’ deka datreveno de Oktobra Revolucio mi provis ekinterrilatigi Urban Konsilantaron kun la loka soveto de urbeto en la Leningrada ĉirkaŭaĵo kaj sendi salutleterojn al diversaj aliaj sovetoj. Tiuj proponoj estis entuziasme akceptitaj. La Urbkonsilantaro sendis 14 salutleterojn al sovetoj inter kiuj unu al soveto de Velij. Unue tiuj leteroj ĝojigis niajn sovetajn fratojn kaj montris nian solidarecon kun la tuta laborista klaso. Unu gazeto, sendita al mi de K-do Nikolskij, enpresis nian leteron; sendube tiuj leteroj estis ankaŭ legitaj en kunvenoj dum la festoj. Due, soveto de Velij respondis al ni per longa, frata kaj tre interesa letero, kies legado incitis niajn K-dojn al defendo de Sovetio.

La leteron de soveto de Velij mi ankaŭ legis antaŭ pli ol 500 homoj dum publika kunveno. Tie ankaŭ tiu letero vekis grandan entuziasmon. Krome ĝi estis presita en nia ĉiusemajna gazeto por departemento Seine-et-Oise, kie ĝi trafis kelkajn milojn da legantoj.

— paĝo 8 —

96 — SENNACIULO

Same mi interligis 2 komĉelojn el tiu-ĉi regiono kun 2 samprofesiaj komĉeloj en Sovetio. La leteroj de niaj sovetaj fratoj estos presataj en la gazetoj, kiujn ni eldonas por la entreprenoj, kie laboras miaj ĉeloj.

Tiel mi utiligas esperanton por mia partio kaj tia utiligado estas laŭ mi la plej bona propagando por nia lingvo.

Eble aliaj landoj profitos el mia eksperimentado.

Robert Soudant (140).

*

MEMORNOTO

Represis el “Sennaciulo”:

Krasnij Tl, Voznesensk, 6. 11. 27: El Bulgario, Lastaj leteroj de Sakko al filino k. filo. — Die Rote Fahne, Vieno, 11. 9. 27: Infaneco de Lenin. — Stradnieku Avize, Liepaja (Latvio), 15. 11. 27: El sendependa Irlando, 23. 11. 27: Nigraj rasoj. — El Tranviario, Buenos Aires, novembro 27: El la vivo de Viena tramvojisto.

Enhavis priesperantajn artikolojn aŭ notojn: Bulletin d’information de la Fédération Internationale des ouvriers du transport, Amsterdam, novembro 27. — Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 2. 12. 27. — Saznanie, Detroit, ni ricevis 8 eltranĉaĵojn.

Ni ricevis lastatempe kelkajn jurnalojn, kiuj represis niajn artikolojn, sed tute ne citas la fonton. Ni petas niajn K-dojn, ke ili postulu la citon de fonto kaj nepre insistu je tio. Ĝi estas morala devo de la jurnalo kaj samtempe tre grava el la propaganda vidpunkto. Red.

Brita Laborista Esperanto-Asocio, 57, Hedsor Buildings, London, E. 2, aperigis flugfolion tre rekomendindan por propagando inter la brita laborularo.

*

NIA POŜTO

9134. — Ĉiuj legantoj de “S-ulo” jam delonge estas konvinkitaj pri la praveco de la de vi defendata ideo. Sekve via artikolo nur taŭgas por nacilingva gazeto.

E. D. (Moskvo). — Manuskripto ricevita; aperos.

8500. — Ricevita k. aperigota. “Ni estu fratoj“. — La parolado de Spartakus jam aperis en n-o 116 de “S-ulo”.

140. — Bonvolu afranki ĝuste viajn leterojn; ni devis pagi punafrankon.

Emeriko B. — Via “sonĝo” eble taŭgas por neŭtrala gazeto, sed ne por “S-ulo”. Dankon.

Radio (Köln-Land.) — Via informo atingis nin tro malfrue por ke ĝi povu utile aperi.

5966. — Vian artikolon ni ricevis; ĝi aperos, se ne mankos loko.

9405. — Tro longa artikolo, loko mankas.

P. Nixdorf. — Ne estas al mi transdonita la de vi menciita letero.

7579. — H. Barbusse estas en Sovetio. Vian leteron mi sendis al lia adreso en Francio. — E. L.

Anglio. K-doj, ne sendu al ni “Postal Order”! Tiumaniere SAT perdas monon. Sendu vian monon al nia peranto: K-do David Sheriff, 43, The Grove, Hammersmith, London, W 6.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Aŭstrio.

K-do Franz Mittermayr, Wiener Reichs Str. 2-a, Linz a. D., dez. koresp. kĉl., krom Germ., pref. kun fervojistoj, pri ĉ. temoj, L.

Bulgario.

Atentu! — Redakcia Junulara Kolegio ĉe bulgara junular-gazeto Mladeŝka Duma (Junulara Vorto) petas, petegas ĉiujn siajn korespondantojn, ne sendi leterojn, revuojn, gazetojn ktp. al ĝi, ĉar la cirkonstancoj de l’ bulgara laborist-gazetaro estas tre malfaciligitaj. Do, K-doj, sendu nenion ĝis kiam ni ne sciigos al vi, ke eblas denove interrilati.

K-doj Ŝkodrov k. Matev (kotonteksistoj) en fabrikejo “Princ-Kiril”, Gabrovo, dez. koresp-adon kun ĉiul. samfakanoj pri la kondiĉoj de laboro, tagsalajro, teksaĵspecimenoj hig-radinstaloj k. pri ĉ. aferoj, rilatantaj teksindustrion. Interŝ. teksaĵspecimenojn. Resp. certa.

Ĉeĥoslovakio.

K-do F. Ŝilha-Koŝumberk 75 p. Luže, kun edzino: sendas nur bel. il. PK. el tuta Ĉeĥoslov., il. gaz., esp-aĵojn (eĉ maln. “S.” aŭ “S.R.”) kontraŭ bel. il. PK. sed prec. kontraŭ nedif. PM malegalaj nur post antaŭa interkons. Ŝanĝas PM nur serioze, rekomendite. Ĉiam resp.

K-do Alfons Schier, Grünwald, 228, ap. Gablonz a. N., dez. koresp. kĉl., pref. PI, bfl., resp. garantiata.

Germanio.

K-do Emil Reinhold, Ulbrichtstr. 4, III., Chemnitz i. S., dez. sinceran koresp-adon. Resp. garantiata.

K-do Reinh. Klinger, Leutersdorf O/L, Abt. B 3, dez. koresp. kĉl. pri vivkondiĉoj k. a. temoj, L, PI.

K-do Franz Kletschka, Neu-Eibau i. S., ĉiam estas scivolema pri div. temoj, peras adr. por a. Gek-doj SAT-rondaj. Skribu multnombre! Ni estas SAT-anoj k. SAT-ano ĉiam devas resp.

K-do Bruno Werner, Spitzkunnersdorf, N-o 216 i. S., dez. koresp. kĉl. pri div. temoj. Resp. garantiata.

K-do Franz Kletschka, Neu-Eibau i. S., ĉiam interŝ. belajn naturfotojn k. gaz., jurnalojn ktp. Resp. garantiata.

K-do Rudolf Lenk, Inn. Zwickauer Str. 66, Planitz i. S., dez. koresp. kĉl. pri div. temoj, L, PI, bfl., certe resp.

K-do Werner Haage, Schorndorf-Stuttgart, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PI, bfl, gaz.

K-do Kurt Zschuckelt, Langestr. 14, Riesa-Weida, dez. koresp. kĉl. L, PI, PM, ĉiam resp.

K-do Richard Kluge, Hauptstr. 41, Riesa, dez. koresp. kĉl. L, PI, PM, certe resp.

Adresŝanĝo: K-do Philipp Neumann, Gustavstr. 1, Buer-Hassel i. W. (stratŝanĝo).

Polio

Witold Kubissa, poŝtoficejo, Radom, dez. interŝ. PM plenaj kolektoj, kĉl., ne sendas unue.

Sovetio.

Adresŝanĝo: K-do Znamenskij, st. Amazar, Z. j. d. Sibirio (antaŭe en Ĉita), L, PI kĉl.

K-do N. Skrinĉenko, Ploŝĉad Detej N 2-a, Voronej, dez. koresp. kĉl.

K-do V. Belogorcev, ul. Pleĥanova, 83, Nikolaev (Ukrainio), al Ŝtivelman por Belogorcev, dez. daŭrigadi koresp-adon pri ĉ. temoj kĉl.

— Esperanto-grupo de klubo akvokomunikaciista, dez. koresp. pri ĉ. temoj kun lab. grupoj k. izoluloj ĉiul. Resp. garantiata. Adr.: Klub Vodnikov, al Kovalenko, Petrovka, Konstantinovska, 5, Kiev.

K-dino S. Livŝic, (juna tabak-laboristino) Proletarstr. 63/1, Kremenĉug, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj.

— Grupo de lab-istoj k. inĝenieroj de karba k. koaksa benzola industrio, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata. Adr.: K-do A. Osipov, Niu-Iork, Artemovska Okrugo fenolnij zavod.

K-do Isajev, Artilerijskaja, 78, Batum, Gorodok, dez. koresp. kĉl. precipe kun fotoamatoroj, militistoj k. labkoroj [?], pri ĉ. temoj.

K-do Aleksandro Kalaŝnikov (studento 20 j.), Mal. Lubjanka, 4 kv. 7, Moskvo, dez. koresp. kĉl., L, PK, PI, rapide resp.

K-do K. Kalaŝnikov (tekslaboristo 18 j.), fabr. dom 20, kv. 4, Naro-Forminsk, Mosk. gub., dez. koresp. kĉl., L, PK, PI, tuj resp.

K-do Oleg Alekseev (tekslaboristo 21 j.), fabr. dom 20, kv. 4, Naro-Fominsk, Mosk. gub., dez. koresp. kĉl., L, PK, PI, rapide resp.

K-do S. Bassin, Lugovaja, 30, Kursk, dez. koresp. kun la tutmonda bibliotekistaro. Nepre resp.

K-do Slaveckij, Novij pereulok, 4, Odessa, dez. koresp. kĉl.

K-do Bazilo Pokrovski, Brasovska teknikumo, St. Brasovo, Brjansk. gub., dez. koresp. kun terkulturistoj k. agronomoj el ĉl., pri ĉ. temoj, L. PK, PI, gaz., pref. kun ekstereŭropanoj.

— 20 gekursanoj (plenaĝuloj), dez. koresp., L, PK, PI. Resp. garantiata. Adr.: Eŭgeno Filimonov, Oktjabrskaja, 38/30, kv. 21, Pskov.

K-do Filippov, Ulanski per., 11-a, kv. 37, Moskvo, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj. Resp. garantiata.

Adresŝanĝo: K. Fade estas ne plu en Ĉita. De nun li estas Vladivostok-a SAT-peranto k. lia adreso estas: Vladivostok, Universitato, Orienta Fakultato.

— Sebastopola Sekcio por Labor. Koresp. profunde dankas ĉ. salutsendintajn al kiuj ekspozicio k. esp. movado ŝuldas sian brilan sukceson en Sebastopolo. Sekret. S. Lisiĉnik.

— Ĉelo de komjunul. ĉe sindikato de Medicinlabor. dez. k. kun junul. de ĉ. l. Adr.: Sebastopolo, Dvorec Truda, Sojuz Medikosantrud Jaĉejke V. L. K. S. M.

— Infanoj kiuj dez. koresp. kun ni lab. infanoj-lernantoj de lernejo en nomo de Nekrusov, skribu laŭ adr.: Sebastopolo, Korabelnaja Storona lernejo N-o 6 4-a grupo al Punikorovskij.

— Esper. rondeto ĉe klubo de Sovetoficistoj dez. kor. kĉl. ofic. pri sociaj probl. lab. vivo kaj a. tem. Resp. garant. Sebastopolo Klubo de Engels, al Esp.-rondeto.

— 20 tramistoj studantaj esp. dez. koresp. kun samprofes. de ĉ. l. Sebastopolo Trambrigada al Esper. rondeto.

ENHAVO:

  • Vidvino de Sun-Jat-Sen foriĝis el Politiko, trad. 3503 . . . . . . . pĝ. 89
  • El Svedio, de 994 . . . . . . . „ 90
  • Ber Boroĥov, de 227 . . . . . . . „ 90
  • El sendependa Estonio . . . . . . . „ 91
  • For la tradicion, de 1305 . . . . . . „ 92
  • Tago el mia vivo, de 8521 . . . . . „ 92
  • La sola, de Iv. Hmelnoj . . . . . . „ 92
  • Pli utilas bonintenca kritiko ol nesincera laŭdo, de Bässler . . . . . „ 93
  • Sennaciula Sporta Paĝo . . . . . . „ 94
  • Tra Esperantio . . . . . . . . „ 95
  • Korespondado . . . . . . . . „ 96

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

N-ro 169, 29-a de decembro 1927

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 43,3,57,12] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», en la mezo de la kaplinio.

4-a Jaro. N-o 169 — APERAS SEMAJNE — 29. Decembro 1927

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

SIBERIO POST 10 JAROJ

En Siberio pli malfrue, ol en eŭropaj landpartoj de USSR estis komencita la landrekonstruo. Ĉi-tie longe mastrumadis “or-epoletuloj”¹)-dunguloj de interna kaj eksterlanda burĝaro. Ĝis la revolucia periodo oni konis Siberion nur kiel punlokon. Kompare al aliaj landpartoj, eks-cara registaro malpli zorgis pri disvolviĝo de kultura kaj mastruma stato de Siberio kaj pro la cirkonstancoj la kulturiga laboro ĉi-tie estis komence la plej malfacila. Tamen ĉion[?] sumiĝinte ĝis la tago de la 10-jara datreveno de Oktobra Revolucio, la siberia laboristo kaj vilaĝano povas fieri pro siaj, kvankam ne multaj, sed sufiĉe grandaj atingoj, kiujn ili nun havas, forbalainte ĉiujn parazitojn kaj ekspluatintojn.

Jen pervida ekzemplo de la kresko de siberia industrio (en mil-rubloj laŭ ĝismilita valoro): 1913 j.: 96 683,3 = 100%, 1921/22 j.: 35 634 = 36,7%, 1926/27 j.: 104 012 = 107%.

La sama kresko estas konstatata en agrikultura mastrumaĵo. Bildo de pligrandigo de kulturigata terspaco laŭ jaroj estas tia:

en 1913 — 5950,3 desjatinoj²) (100%) „ 1922 — 3996,5 „ (60%) „ 1927 — 7151 „ (120%)

La samon konstatas ankaŭ pligrandigita kvanto da fervoj-transportaĵo sur la tuta siberia fervojo.

Ekzemple: en jaro 1913 sur la siberia fervojo estis transportitaj 5 680 000 tunoj da transportaĵo (100%); en jaro 1923 2 344 000 t. (52%), kaj dum la jaro 1927 ĝis 1928 entute ne malpli ol 10 304 000 t., kio egalas, kompare al la jaro 1913 al 181%. La sukceso estas tiom pli atentinda, ke dum la periodo de civitana milito (1919/21) siberia fervoj-transporto estis preskaŭ tute detruita.

En Sovetio, — samtempe kun kresko kaj fortigado de landmastrumaĵo, — kreskas ankaŭ bonstato de Laboristaro. Komparante salajr-nivelon de laboristoj en jaro 1913 kaj 1927, ni vidas, ke meza monat-salajro en jaro 1927 rilate al jaro 1913, estas jena:

Tekstilindustrio . . . 109,8% Ledindustrio . . . . 124,8% Karbindustrio . . . 105,7%

Tiamaniere havante okhoran labortagon (anstataŭ 10—12-hora ĝismilita), ni havas en ĉef-industrio de nia landparto la realan nivelon de la mez-salajro pli altan, ol ĝismondmilitan.

Same kreskis bonstato de siberia kamparano, ekz.: en jaro 1923 tuta produktado de vilaĝano estis egala, en ĝismilita monvaluto, al 57 rubloj, en jaro 1927 ĝi estas jam 81 rubloj.

Rilate al la kultura nivelo Siberio estis ankaŭ la plej malprogresema landparto. Laŭ la ŝtat-registro de 1897, en vilaĝ-lokoj de Siberio legoscia loĝantaro konsistis el: viroj 15,1%, inoj 3,1%. En jaro 1920 el: viroj 26,4%, inoj 9%, en 1926 el: viroj 40%, inoj 14,1%. Sekve dum ses jaroj de sovetia potenco elcento de gelegosciuloj en siberiaj vilaĝoj kreskis plimulte ol dum 23 jaroj pasintaj de j. 1897 ĝis 1920. Eks-cara reĝimo elspezis por elementa popol-klerigado en siberia landparto 4 400 000 da rubloj. Soveta registaro por la sama celo elspezis en lernjaro 1926/27 19 500 000 da rubloj kaj por j. 1927/28 estas asignite 23 milionoj. Ĝis la revolucio la pordoj de universitatoj kaj super-lernejoj en la lando estis fermitaj por infanoj de laboruloj. Nuntempe 57% da tuta lernantaro en super-lernejoj estas infanoj de laboristoj kaj kamparanoj.

Transirante al la dua dekjaro de Oktobra Revolucio ni, siberianoj, notas ĉi-tie niajn sukcesojn certe ne por halti ĉe jam atingita nivelo, sed por ke ni ankoraŭ antaŭen moviĝu samtempe kun kresko de nia tutlanda mastrumaĵo, plibonigante nian bonstaton.

Kompiltradukis B. Zirjanov (Kurgan).

¹) Tiel oni nomis blankan militestraron. ²) 1 Desjatino = 1,09 hektaro.

★

INFANOJ EN DANĜERO

En Germanio, en la regna parlamento, en la amasaj kunvenoj decidiĝas dum semajnoj kaj monatoj la furioza batalo pri “kultur”-problemo inter unuigita reakciularo kaj (plej amplekse dirite) — progresemularo. Temas pri livero de la germana lernejo al la eklezio. Multaj legante tion miros pri tiu fakto, ke post naŭjara ekzisto de “germana respubliko” reakciaj elementoj ankoraŭ povas atingi tiajn sukcesojn, ke la leĝo pri sklavigo de lernejoj sub religi-katedra jugo estas realigota. Sed oni atentu, ke en la plej granda germana ŝtato, Prusio, estas koalicia registaro inter demokratoj, liberaluloj, katolika partio kaj socialdemokratoj! Do la protesto de socialdemokratoj kontraŭ la “nova lerneja leĝo” nur povas esti formala, sed ne praktike signifa, pro tio, ke unu koalici-alianculo ne volos ofendi la alian en intereso de tiu koalicio. Kaj la katolika partio tute nature estas la plej radikala rilate al la religi-influo por la lernejoj. Tamen ĉiuj batalantoj, kiuj honeste deziras malhelpi la reakcian atencon al la popolaj lernejoj, mobiliziĝis por rebati la atakon. Kaj helpas ne nur

— paĝo 2 —

98 — SENNACIULO

la plenaĝuloj, sed ankaŭ la laboristaj infanoj mem.

Mi volas rakonti nur unu okazintaĵon el la praktiko (kiu antaŭ nelonge okazis). En unu Berlina komunuma (t. e. popola) lernejo 11-jara knabo brute estis bastonbatita de ĉefinstruisto, pro ridinde bagatela “krimo” (rideksplodo dum leciono ĉe maljuna instruistino, kies pedagogiajn ne-kapablojn eĉ devis konfesi kelkaj ŝiaj kolegoj. La instruistino denuncis tiun “krimon” al ĉefinstruisto, kiu ne esplorante la fakton kaj la kaŭzon, furioze batis la knabon. Krevo de l’ haŭto, sangkuntiriĝo (blunigraj[?] makulegoj) jen la sekvo de batoj. Tion atestis kuracisto skribe. Alian tagon mi intervjuis kun tiu knabo (kiu estas sengepatra) kaj lia plenaĝa fratino la gvidanton de la lernejo. Tiu faris dolĉan mienon kaj manovris kun la celo forŝovi nin kiel eble plej rapide el la ĉambro. Ni protestis, kaj li venigis la bateman instruiston, kiu devis plene konfesi la maljuston de sia ago. Sed tio ne sufiĉis al ni, ĉar li estis dirinta diversajn mensogplenajn asertojn. Do ni publikigis la aferon en “Ruĝa Standardo”. Post tio la patrinoj de multaj infanoj vizitantaj tiun ĉi lernejon, kolektiĝis antaŭ la pordo de la lernejo, ege pridiskutis la aferon kaj timigis tiamaniere la instruistojn kulpajn, ke ambaŭ forestis pli ol unu semajnon, ŝajnigante malsanon.

Ĉar ni ankoraŭ deziris havi “organizan” sukceson, ni decidis aperigi unufojan eldonon (hektografite) de “lerneja (ĉel-)gazeto”.

Ĝi aperis dufolia en kvanto pli ol 200-ekzemplera kaj estis disdonata de junulo matene antaŭ la instruado. Pri tio la infanoj ege ĝojis, dancis surstrate pro plezuro, kaj instruistoj troviĝis ĉe malplenaj klasĉambroj. Komenco de instruo prokrastiĝis je ½ horo. En tiu “gazeto” ni klarigis al la infanoj la kialon de tiuj instrumetodoj al la instruistaro kaj ankaŭ postulis, ke ili turnu sin al siaj gepatroj por liberigo de religia instrufako. Kiam la infanoj forlasis la lernejon, ili rimarkis antaŭ la pordo policanon kune kun la gvidanto de la lernejo. Ĉe kunveno publike aranĝita sekvantan dimanĉon de “Junpionira Ligo”, partoprenis 50—60 infanoj el tiu lernejo. Sed instruistoj severe esploris pri eldon-deveno de l’ gazeto kaj, kiu el infanoj apartenas al junpioniroj. Pri la gazeto nenion ili povis ekscii, sed pionìroj libere deklaris, ke ili estas membroj de la Ligo (ĉar la Ligo estas legala). Tiam instruistoj diris, ke ili eksiĝu el la Ligo aŭ transiru en alian lernejon! Tamen instruistoj ĝis nun nenion riskis fari, ĉar ili rimarkis, ke ankoraŭ ne venis la horo, por efektivigi ĉiujn dezirojn de reakcio, kaj ke ankoraŭ aktivas la kontraŭaj faktoroj!

Norbert.

Ĉu vi jam renovigis vian membrecon al SAT?

Junaj Sindikatanoj en Brita Disvenda Industrio

La junula movado ĉe nia sindikato (Tutlanda Unuiĝo de Butikhelpantoj, Tenejistoj, kaj Oficistoj — National Amalgamated Union of Shop Assistants, Warehousemen and Clerks) estas ankoraŭ ne plenkreska. Antaŭ 1926 ĝi ne ekzistis. En februaro de 1926 nia ĉefa Londona Distrikta Organizisto, K-do G. Maurice Hann, konceptis la ideon starigi junulan movadon por la junaj ĝis-dudekunujaraj anoj de ĉi tiu Distrikto de nia sindikato. Sekve, la Londona Distrikta Konsilantaro kunvokis je la 28-a marto 1926 Konferencon de junaj delegitoj el ĉiuj Londonaj filioj. Okdek delegitoj ĉeestis. La Konferenco elektis komitaton por kunordigi la agadojn de la junaj anoj en la distrikto kun la celo unuigi la junajn gelaboristojn kaj geoficistojn en la Londona Disvenda Industrio.

Je la Ĝenerala Ĉiujara Kunveno de nia sindikato, paske 1926, la delegitoj ordonis al nia Centra Ekzekutiva Komitato, ke ili metu sur la tagordon de T.U.C. (Brita Sindikatara Kongreso) la jenajn proponojn: — 1. Pro la granda danĝero al la vivnormo per la dungado de malaltpagita junula laboro en butikoj, oficejoj kaj tenejoj, malprofite al la plenaĝuloj, ĉi tiu Konferenco sugestas al gepatroj kaj zorgantoj la gravecon instigi gejunulojn en aliaj propraj familioj, ke ĉi tiuj aliĝu la Unuiĝon tuj kiam ili iĝos elekteblaj.

  1. Ĉi tiu Sindikatara Kongreso ordonas al ĝia Ĝenerala Konsilantaro, ke ili komencu klopodojn por la organizado de junaj laboristoj laŭ la bazo de plenaj rajtoj, plimalaltaj kotizoj kaj eniraj kostoj, kaj ili penu instigi ĉiun anigitan sindikaton ŝanĝi ĝiajn regulojn por tiu celo, kaj ke la Ĝenerala Konsilantaro donu plenan raporton al la venonta Sindikatara Kongreso.

  2. Ĉi tiu Sindikatara Kongreso ordonas al ĝia Ĝ.K., ke ili vigle subtenu jenojn: —

a) La redungadon de ĉiuj senlaboruloj, kaj teknikan edukadon por ĉiuj junaj ĝis 18-jaraj gelaboristoj ĉe specialaj fakoj en la laborejoj, laŭ bazo de pagita laboro laŭ la sindikataj salajrotarifoj.

  1. Leĝa minimuma salajro kaj leĝa seshora tago por ĉiuj junaj gelaboristoj.

  2. Malstarigo de noktlaboro por ĉiuj ĝis 18-jaraj gelaboristoj.

  3. Malstarigo de individuaj meti-lernantaj kontraktoj. Kontrolado de metilernantoj per la Fabrikejaj Laboristgvidantoj kaj la Sindikatoj.

Dum la jaro 1926 nia anaro estis trookupata pro la Ĝenerala Striko kaj ĝiaj rezultoj, kaj pri la Amalgameca Problemo: sekve la junula movado en mia sindikato malmulte progresis. Malgraŭ tio, oni kunvokis Gejunulajn Konferencojn ĉe la nordaj provincoj (urbo Newcastle [Njukasl]) kaj ĉe la orienta provincaro (urbo Ipswich [Ipsŭiĉ]) kaj ĉe la Okcidenta Skotlanda Distrikto (urbo Glasgow [Glasgo]).

Ĉe la supre-menciita Newcastle-a konferenco oni diskutis kaj akceptis jenan Konstitucion: — 1. La Konsilantaro nomiĝu Norda Distrikta Junula Konsilantaro. 2. La tasko antaŭ la Konsilantaro estas, stimuli la intereson de la filioj en la distrikto por junaj gelaboristoj kaj helpi la varb-agadon. 3. Ĉiu filio en la provincoj Durham kaj Northumberland povas sendi po du delegitoj al la N.D.J.K. 4. Aniĝkotizoj estu po unu penco por ĉiu ano ĉiujare de ĉiu filio. 5. La N.D.J.K. kunvenas ĉiujarkvarone, en februaro, majo, aŭgusto kaj novembro. 6. La estraro konsistas el: — prezidanto, vic-prezidanto, kasisto, sekretario, kaj unu delegito. Ili estas la Ekzekutiva Komitato.

Dum ĉi-jaro oni starigis junulajn sekciojn en 22 urboj: —

Ĉeestis unuajn kunvenojn de 40 ĝis 300 anoj.

Dum nia Ĉiujara Ĝenerala Kunveno, paske 1927, la delegitoj tieaj ordonis al nia Centra Ekzekutiva Komitato, ke ili metu al la T.U.C.-a tagordo saman rezolucion kiel la lastan jaron, sed kun jenaj aldonitaj vortoj: —

Plie, la Ĝenerala Konsilantaro devas kreskigi Laboristan Sportan Movadon per la sindikatoj por allogi junajn gelaboristojn al la Laboristara Movado kaj por reteni ilian intereson pri ĝi.

Tiu Ĉiujara Ĝenerala Kunveno ankaŭ akceptis jenan rezolucion: —

“Sciante la gravecon kuraĝigi la junajn anojn al la agemeco de la taskoj de la Unuiĝo, ĉi tiu Ĉ.Ĝ.K. instigas ĉiujn Distriktajn Konsilantarojn, ke ili starigu Junulajn Sekciojn por kunordigi kaj komenci klopodojn pri la varbado kaj retenado de junaj gelaboristoj: kaj plie, ĉi tiu Ĉ.Ĝ.K. ordonas al la E.K., ke ili kunvoku Tutlandan Konferencon por Jun-anoj ĝis 25-jaraj la 30. septembro 1927 por firmigi la agadojn de la diversaj Junulaj Sekcioj.”

Dum la jaro 1927 nia Centra E.K. sendis ordonojn al ĉiuj Distriktaj Konsilantaroj, ke ili starigu junulajn sekciojn. Depost ilia stariĝo, ĉiuj el tiuj ĉi Junulaj Sekcioj estis tre agemaj por la propagando. Ili disdonis multajn milojn da presitaj propagandiloj en iliaj distriktaj butikejoj, tenejoj kaj oficejoj. Ili kunvokis multajn propagandajn kunvenojn, kunlaboris kaj kunhelpis tre lojale al la plenaĝaj.

En la Suda-Kimria-Distrikto oni nun starigas ligon, kiu entenos ĉiujn piedpilkklubojn en niaj sindikatfilioj.

La tasko antaŭ niaj Distriktaj Konsilantaroj por starigi ĉi tiujn Junulajn Sekciojn ankoraŭ ne finiĝis. Ni havas ankoraŭ multan laboron por fari. Nia Nacia

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 99

E.K. prokrastas ĝis la 29. Januaro 1928 la daton de la Tutlanda Junula Konferenco por doni plilongan tempon al la Distriktaj Konsilantaroj por fini ilian laboron.

Aliaj sindikatoj en Britio, vidinte en nia Unuiĝo la starigon de Junula Movado inspiriĝis kaj formas similan movadon por siaj jun-anoj. Ni fidas nian junularon, kredante, ke en iliaj manoj la estonteco de la Brita Sindikata Movado tre prosperos kaj fortiĝos.

Stanley W. Brooke, oficisto de la NAUSAW. kaj C. (8500).

KIEL ONI PREPARAS EN FRANCIO LA SPIRITOJN POR LA VENONTA “LASTA” MONDMILITO

Mi iris lastsemajne al Odeon, unu el la kinematografejoj en Marseille.

Laŭ la nova aranĝo, oni montras nun en preskaŭ ĉiuj kinematografejoj aŭ spektaklejoj ne unu solan teatraĵon, sed fragmentojn el kelkaj diversspecaj filmoj. Kaj krom tio kantistoj, ekvilibristoj ktp.

En la unua parto estas montrataj la “aktualaĵoj”. Tie, oni vidas nepre ĉiufoje francan generalon aŭ marŝalon paradantan antaŭ soldatoj, disdonantan dekoraciojn, salutantan nacian flagon. Dum tiu tempo, kompreneble, la muzikistaro aŭdigas militistajn ariojn.

Poste estas montrata kvazaŭ militbildo. Komercŝipo estas postkurata de submarŝipo; hidroplanoj faligas apud ĝi fumigajn bombojn, kiuj postlasas ĉirkaŭ ĝi fumnubojn. Tiamaniere la komercŝipo iĝas nevidebla de la submarŝipo; kiam ne plu estas danĝere, la komercŝipo eliras el la fumnubo kaj daŭrigas sian iradon. Oni ne diras, ke la submarŝipo estas germana, sed, ĉu ne, — nur la germanoj estas sufiĉe sovaĝaj por uzi siajn submarajn ŝipojn kontraŭ la pacajn komercŝipojn.

Poste sursceniĝas kantisto, kiu konigas parton de sia repertuaro. Inter la diversaj kanzonoj estas nepre unu almenaŭ patriota. En la unua strofo, francaj virinoj estas laŭdegataj. Ili estas la plej belaj, la plej graciaj, la plej sindonaj, la plej spiritaj inter ĉiuj en la tuta mondo; nur en Francio estas eble trovi tiajn idealajn virinojn.

En la dua strofo, estas la vico de la francaj vinoj. Nur ĉi tie oni povas trovi bonajn, fortigajn kaj sanigajn vinojn; tuj kiam la landlimo estas trapasita, tio fariĝas neebla.

En la tria, temas pri glorindaj monumentoj, memorlokoj. Ankaŭ en nia lando oni trovas la plej noblajn, la plej belajn; ekzemple tiuj, kiuj estis starigitaj ĉe Verdun, sub la bordoj de la Marne, de l’ Yser, de la Somme por rememorigi pri la sangigaj kaj mortigaj bataloj liveritaj de la “soldatoj de l’ rajto”, kompreneble la niaj, al la sovaĝaj “germanoj”.

Estas malĝojige vidi la ĉeestantaron aplaŭdi vidante aŭ aŭdante tiajn idiotaĵojn. Vere, la verkisto franca Renan multege pravis, kiam li skribis ke “Kio plej bone komprenigas la senfinecon, tio estas la stulteco de la homaro”. Estus bone, ke la proletoj sin pli intime grupigu por iri en tiajn lokojn kaj brulaŭte protesti, kiel cetere ili faris en multaj urboj en Francio ĉe la montrado de la “Granda Militista Parado”.

Tranĉilo.

Al la laborulo

Laborulo vekiĝu Konu vian forton Je la voko: Leviĝu! Ŝanĝos vi la sorton.

Vi ekestros fabrikojn Kaj trafikon, kampojn Vi forigos la sklavojn Kaj la sklavigantojn.

Ĉu vi volas? Do agu, Por ke vi sur tero Iom ankaŭ ekĝuu, Ne — nur en ĉielo.

5194.

[REKLAMO p.3] ATENTU SOVETIANOJ! Por senŝarĝigi la funkciadon de l’ SAT-perejo ĉe CK. SEU, la Administracio de SAT kun ĉi-anonco ekfunkciigas kroman specialan AGENTEJON DE SAT por Suda Sovetio (Ukrainio, Krimeo, Nord-Kaŭkazio, Transkaŭkazio) Adreso: KREMENĈUG, “Esperanto”. La Gek-doj el suda parto de Sovetio bonvolu denun ĉian monon por SAT sendi al tiu agentejo. Aliĝiloj kaj aboniloj estu preferinde senpere sendotaj al la Adm. de SAT en Leipzig. La Administracio de SAT

Salajroj de instruisto en Sovetio

La Centra Komitato de profsindikato de Instruistaro en Sovetio antaŭnelonge faris detalan studesploron pri nunaj salajroj de instruistoj en Sovetio. Kelkaj ciferoj, kiuj pleje prezentas tiun ĉi demandon, estas citataj el oficiala revuo de Financa Komisario “Financoj kaj Ŝtatekonomio” (n-oj 38—46 el j. 1927).

La meznivela salajro de instruistoj en duagradaj lernejoj (tio estas la aritmetika rezulto, se oni la tutan monatan salajraron dividos je la kvanto de instruistoj) estas montrita en jenaj kolonoj laŭlande. La unua kolono montras la meznivelan salajron en nunaj (ĉervoncaj) rubloj, la dua — en antaŭmilitaj rubloj per transkalkulo laŭ proksimuma (rondcifera) koeficiento — 0,5.

en nuntempa valuto: en antaŭmilitaj rubloj:
USSR 54.63 27.31
Rusio (RSFSR) 57.65 28.82
Ukrainio (USSR) 47.13 23.56
Blankrusio (BSSR) 50.00 25.00
Transkaŭkazio (ZSFSR) 45.13 22.56
Uzbekio 76.28 38.14
Turkmenio 82.22 41.11

Antaŭ la milito la salajro de ŝtataj instruistoj estis 75 rubloj por la normo de 12 unuhoraj lecionoj dum semajno. Nun kiel normo de instruista salajro estas fiksitaj 18 lecionoj dum semajno. Konformante la antaŭmilitan salajron de l’ instruisto en duagrada lernejo laŭ nuna normo, oni havos ekvivalenton de 112,5 rubloj. Kompare kun la antaŭmilita kaj samnorma salajro, la nunaj salajroj de instruistoj konsistigas jenajn procentojn de l’ antaŭmilita salajro:

USSR . . . . . . . 24,2% Rusio . . . . . . . 25,6% Ukrainio . . . . . 21,0% Blankrusio . . . . . 22,0% Transkaŭkazio . . . . 20,0% Uzbekio . . . . . . 33,9% Turkmenio . . . . . 36,5%

Tiuj ĉi rezultoj de l’ studesploro, farita de Instruista Profsindikato refutas la oficialan konkludon laŭ kiu la nuna salajro de l’ instruisto atingis 42% de la antaŭmilita.

La salajroj de instruistoj varias ne nur laŭ nomitaj landoj (regionigitaj kiel suverenaj respublikoj), sed ankaŭ laŭ tarifaj zonoj sur la teritoro de sama respubliko.

Kiel plej malaltajn salajrojn oni citas 37,59 rubloj monate por la instruistoj de unuagrada lernejo en Blankrusio (por la semajna normo de 24 lecionoj) kaj 45,13 rubloj por la instruisto de duagrada lernejo en Transkaŭkazio, kiel plej altaj salajroj estas notindaj (monate).

unuagrada lernejo duagrada lernejo
En gubernio de Moskvo 55,41 72,02
Uzbekio . . . . . . 69,26 76,28
Turkmenio . . . . . 54,97 82,22

Elĉerpis 3637.

— paĝo 4 —

100 — SENNACIULO

LA KOOPERATIVA MOVADO EN BRITIO

La jus de Kooperativa Unuiĝo eldonita inform-tabelo (Propagand-organo de la Britaj Kooperativoj) montras, ke la Kooperativa Movado kreskas je pli granda rapideco ol iam ajn antaŭe.

En jaro 1910 la pomalgrande vendantaj kooperativoj havis 2 541 734 anojn kaj je la fino de la jaro 1926 ili atingis la nombron de 5 186 728 anoj. — La plialtiĝo dum 16 jaroj estas de 2 644 994 aŭ alidire pli ol 100%.

En la jaro 1926 la nombro de novaj membroj kreskis je 275 745. Tiu ĉiujara plialtiĝo estis antaŭe nur dufoje pli supera — en 1919 kaj en 1920 (jaroj de komerca prosperego), kiam la kooperativoj gajnis sinsekve 284 946 kaj 373 375 membrojn — aŭ sume 658 321 en la daŭro de tiuj du jaroj.

Tamen la plejgranda nombro de kooperativoj posedas kompare tre malgrandan nombron da membroj kaj en multaj okazoj ili laŭcele tute similas unu la alian. La unuiĝo ĉu centraligo ŝajnus esti tre facile realigebla.

La meznombro da membroj je kooperativo estas 4052.

El 1280 kooperativoj, kiuj havas 5 186 128 membrojn, 1016 estas kun malpli 1016 ol 4000 membroj kaj en tio 594 kooperativoj kun malpli ol 1000 membroj.

Tiuj kooperativoj prezentas el 46.40% el la tuta nombro de kooperativoj. Dume al la Kooperativa Unuiĝo apartenas kooperativoj kun 259 338 membroj, kio prezentas apenaŭ 5%.

Kooperativa movado disvolviĝas bone. Jam ekzistas 10 kooperativoj kun pli ol po 50 000 membroj.

La plej forta kooperativa movado estas en la provinco Lancashire (Lankaŝir), kie unue formiĝis la nuna sistemo de kooperativa pogranda kaj pomalgranda komercado.

La tuta kapitalo de la pomalgrandaj kooperativoj, laŭ la informtabelo de la Kooperativa Unuiĝo, sumis £ 104 035 373. El tiu £ 86 525 445 estas akcikapitalo, la resto prunteprenita.

Verkita laŭ artikolo de “Daily Herald” (Ĉiutaga Heroldo). E. Doran (7516).

★

“Sennaciulo” — danĝera por la Ĉeĥoslovakia armeo

Jeno okazis: K-do-kolportisto sendis “S-ulo”-n al iu K-do-soldato en kazernon. Tie iu oficiro tradukigis ĝin kaj trovinte ion pri Sovetio malpermesis transdoni ĝin al la K-do, kiu de tiam estas atenteme observata. La K-do ĝin kompreneble plue regule ricevadas, sed — alivoje.

Por bone tion kompreni estas necese scii, ke la soldatoj kaj ĝendarmoj ne posedas la balotrajton kaj ne devas partopreni ian ajn societan vivon.

Oficiroj, buĉistoj de la Sovetia popolo el la Oktobra Revolucio, daŭras malami Sovetion. Ili neniom ŝanĝiĝis, sed des pli ŝanĝiĝas la soldatoj. Oni nur instruu al ili svingi la armilon, iam ili tion eble bezonos.

(5194.)

VOJAĜOJ

Kiam mi legas memorlibrojn de alilandanoj, kiuj dum la pasintaj jarcentoj vojaĝis en Francio, ŝajnas al mi, ke la rapideco de la veturiloj ne sufiĉe plirapidigis ĝis nun, — dum nia maŝina jarcento, — la konatiĝon inter popoloj.

Korpoj rapidiĝis, sed ne la spiritoj.

Ĝis la deknaŭa jarcento, la vojaĝantoj konatiĝis inter si dum longa vojaĝo, konatiĝis kun enloĝantoj de trapasataj landoj. Nun, ili tiom rapide trapasas, ke anglo, ekzemple, povas vojaĝi de Boulogne (Bulojn) ĝis Italio, nur ekkonante, dum sia trairo en Francio, francan doganon, vagonrestoracion, necesejon, internacian vagondormejon, elirdoganon.

Kaj li diros: “Mi travojaĝis Francion. Estas ebena lando, kie virinoj estas ruĝharaj.”

Tiel vojaĝi estas tute senutile tiel je sociala kiel persona vidpunkto. Estas nur trouzo de transportiloj.

En Parizo, oni tiom kutimas vidi nur alilandulojn en “aŭtokaroj”¹), kaj nur alilandulojn, ke juna knabeto, unuafoje veturanta en aŭtokaro, diris al sia patro:

— Do, paĉjo, la angloj estas ni hodiaŭ?

La lastan jaron, mi ne plu scias post kia diskutado de la ĵurnalaĉaro, dum kelkaj semajnoj, azenaj francaj naciistoj, iĝinte frenezuloj, protestis sur strato

¹) Grandaj aŭtomobiloj per kiuj ĝenerale karavanoj travojaĝas la urbon por ĝin povi rapide vidi.

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

(Daŭrigo deka)

Samtempe kun la kulto al mortintoj ekzistis ankaŭ kredo, ke la hejma fajro estas diaĵo. Ĉiu hejmo estis ia templo kun fajrujo kiel altaro. Tie devis senĉese, tage kaj nokte, bruli la sankta fajro. Ĉiuvespere oni kovris la karbojn per cindro kaj la unua zorgo matene estis reflamigi la fajron. Se ĝi estingiĝus estus granda malfeliĉo! La fajron oni adoris; al ĝi oni kultis per diversaj ritoj. Oni oferis al ĝi florojn, fruktojn, incenson, vinon; al ĝi oni fervore preĝis: “Ho, fajrujo, faru, ke ĉiam prospero kaj feliĉo estu al ni; ho, ci, kiu estas eterna, bela, ĉiam juna, ci, kiu nutras, ci, kiu estas riĉa, akceptu niajn oferojn kaj kompense donu al ni feliĉon kaj la sanon, kiu estas tiom dolĉa¹⁹)”.

Ĉe la komenco kaj ĉe la fino de la manĝo oni preĝis al la fajro-dio. Oni oferis al li la unuaĵojn (premicojn) kaj vinon. Ĉu[?] firme kredis, ke la dio manĝas kaj trinkas. La manĝaĵoj estis dividataj inter la homo kaj la dio; la manĝo estis sankta ceremonio.

¹⁹) Laŭ Makrobo.

Tiu hejma religio ekzistis ankaŭ ĉe la hindoj: “La religio de la sankta fajro ekzistis depost la malproksima kaj nekonata epoko, kiam ne jam estis grekoj, nek italoj, nek hindoj, sed nur azianoj (arianoj). Kiam la triboj disiĝis, ili kunportis kun si tiun kulton, unuj sur la bordojn de la riverego Gango, aliuj sur la bordojn de Mediteraneo. Pli poste, inter tiuj apartiĝintaj triboj, ne plu havantaj inter si rilatojn, unuj adoris Brahmon, aliuj Zeŭson, aliuj Janon; ĉiu grupo faris al si diojn. Sed ĉiuj konservis kiel antikvan donacon la unuan religion, kiun ili kreis kaj praktikis ĉe la komuna naskiĝloko de la raso²⁰).”

Tiu hejma religio, tiu kulto al mortintoj tute ne similis la hodiaŭajn religiojn. La ĉefa regulo estis, ke nur la familianoj povis ĉeesti la religiajn ritojn. La funebraj ceremonioj povis esti plenumataj nur per la plej proksima parenco de la mortinto. Ĉiun eksterfamilianon, eĉ se li estis amiko, oni severe malakceptis.

La sankta fajro, tiom intime ligita kun la kulto al mortintoj, estis ankaŭ la nura propraĵo de ĉiu familio aparte. Ĝi reprezentis la praulojn, ĝi estis la providenco de unu sola familio kaj havis nenion komunan kun la fajro de najbara hejmo. Ĉiu fajrujo protektis siajn hejmanojn. La pastro de tiu religio estis la patro aŭ la familiestro.

²⁰) Fustel de Coulanges, La Antikva Civito.

Fustel de Coulanges en sia verko: La Antikva Civito, el kiu ni ĉerpis materialon por ĉi tiu ĉapitro, kolektis multe da argumentoj por pruvi, ke tiu hejma religio naskigis la proprajrajton.

Ni male emas pensi, ke la proprajrajto kaj la religio estiĝis samtempe el la fakto, ke la italaj kaj grekaj antikvuloj, preterpasinte la nomadan stadion, kvazaŭ enradikiĝis sur la terpeco, kiun ili kulturis. La ekonomia neceseco, kiu ĉiam estas racia, trudis al tiuj antikvuloj la laŭfamilian produktmanieron. Kaj el tio verŝajne rezultis la hejma religio kaj la proprajrajto. La spiritostato de la tiutempuloj estante ne racia, sed male superstiĉa, religia, kreis iun sensencan ideologion. Kaj tiu ideologia superstrukturo fariĝis realaĵo, kiu forte efikis sur la spiritojn; ĝi ludis tre gravan rolon en la rilatoj inter la homoj kaj ofte metis fortan baron al la normala evoluado de la socio.

Ekzemple, ĉe la komenco bieno ne povis esti vendata. Kaj poste, kiam la ekonomia neceso devigis vendi kampon, la vendanto tamen konservis la posedon

— paĝo 5 —

kontraŭ alilandanoj, fajfis kaj ĵetis ŝtonojn en aŭtokarojn.

Kamaradoj alilandaj, demandu viajn samlandanojn, kiuj vizitis Parizon: Ĉu vi konatiĝis kun francianoj?

— Ho, jes. Mi vidis turon Eifel, palacon Louvre (Luvr’), preĝejon Sainte-Chapelle (Sent’ Ŝapel’) kie, feliĉe, oni ne plu preĝas, la tombejon “Panthéon” (Panteon’), la triumfarkon kun tombo de …

— Bone, sed, ĉu vi konatiĝis kun francianoj?

— Jes, mi vidis en muzeo “Louvre” (Luvr’) la bildojn de Napoleono, de Ludoviko XIV-a, de Francisko I-a, de Henriko IV-a rajdanta sur aglo, de …

— Bone, sed, ĉu vi ekkonis vivantajn francojn?

— Jes, mi vidis multajn sur stratoj, kie ni veturis en aŭtokaroj. Ili rigardis nin mokeme aŭ malameme …

— Kompreneble sur strato troviĝas ofte la plej stultaj, senzorgaj, la policistoj, la provincanoj, kiuj ĉiam miras. Sed, ĉu vi konatiĝis …

— Mi konis la pordiston de hotelo, iun drinkeman blankrusulon el Vrangela armeo kaj dekkvinjaran grum-knabon, diboĉeman franculeton. Vi scias, ke francoj estas tre diboĉemaj …

— Mi ne scias, ĉar mi ne konas ilin. Sed ĉu vi ne konis aliajn francojn, ol rusan pordiston kaj diboĉeman grum-knabon? … Ne? …

Do, vi ne vizitis Franclandon, sed nur Francŝtonaron. Vi revenis kun mankoj, kiel iu vojaĝanto, kiu revenus el dezerto, ne vidinte kamelon. Lernu esperanton kaj dum via proksima vojaĝo ekkonatiĝu kun homoj de la lando, kiun vi vizitos!

Pensu ankaŭ pri jeno kiam vi eksterlanden ekvojaĝos: Ĉu mi sufiĉe povos respondi al miaj aliandaj Gek-doj pri mia propra lando? Pri laborista movado, bonaj libroj, muzikaĵoj, bezonoj, mankoj, historio de mia propra regiono?

Ni eklernu …

Jiet (7359).

★

Proletoj rompis limojn

Manifestacio kontraŭ la naciecaj instinktoj kaj por la sennaciismo, kiu profunde enradikiĝas en la amasoj de Proletaro ĉiulanda kaj ĉiunacia, estis la “Ruĝa Tago” en Trier. (Ni ĉerpas el raporto aperinta en “Ruĝa Fronto”, novembra eldono, ĉar neniu SAT-ano loĝas en tiu urbo nek ĝia proksima ĉirkaŭaĵo, kiu povus liveri al ni rektan informon). Tiu mezgranda urbo en Rejnlando, ne malproksima de Saar-teritorio, Lotaringio (Loreno) kaj de Luksemburg estas absolute regata de katolikaj episkopoj kaj pastroj. Ĝi estas vera “nigra angulo”. La laborista movado estas tie tre malforta kaj ankaŭ esperantista grupo (ĉu burĝa, ĉu proleta) laŭ nia scio neniam tie ekzistis.

En tiu urbo manifestaciis la “Ruĝfrontanoj” kunvenintaj el diversaj proksimaj lokoj. Malgraŭ kontraŭstaro de pastroj, oni povis rimarki en diversaj stratoj prop.-ornamaĵojn. Kiam la manifestantoj pretermarŝis la kazernojn en kiuj estas enloĝigitaj francaj trupoj (laŭ Versaj’a traktato), la francaj soldatoj per laŭtaj, ĝojaj aklamoj esprimis sian simpation kun la proletoj en Ruĝfronta Ligo organizitaj. El tio evidentas, ke tiuj proletoj-K-doj, devigitaj de imperialista registaro survesti uniformojn de nacia armeo, vigle sentis sian klasan kunligitecon kun tiuj “germanaj” ruĝfrontanoj. Spontane montriĝis, ke la naciajn sentojn tute ekstermis la proletara klaskonscio. Ĝojiga signo por la sennaciuloj!

Norbert.

★

de la tombo, kiu troviĝis en la kampo kaj la ĉiaman rajton ĝin trapasi por iri plenumi la religiajn ceremoniojn. Alia ekzemplo: Du domoj ne povis tuŝi unu la alian. Komuna muro por du domoj estis io tute ne ebla. Ĉe Romo la leĝo difinis spacon da du kaj duono da futoj inter ĉiu domo. Ĉiu familio, posedante siajn proprajn diojn kaj kulton, bezonis nepre havi izolitan loĝejon, templon, kie ĉiame brulis la sankta fajro kaj vivis la animo de la praŭloj.

“La proprajrajto estis starigita por plenumi heredan kulton. Pro tio ne estis eble, ke tiu rajto malaperu post la mallonga ekzisto de individuo. La homo mortas, la kulto restas; la fajro ne devas estingiĝi nek la tombo esti forlasata. Ĉar daŭras la hejma religio, la proprajrajto devas daŭri ankaŭ.”

“Du aferoj estis intime ligitaj en la kredoj same kiel en la leĝoj de la antikvuloj: la kulto (ceremoniaro) de familio kaj la proprajrajto de tiu familio. Tiel estis senescepta regulo, en la greka juro same kiel en la roma juro, ke oni ne povis akiri la propraĵon sen la kulto, nek la kulton sen la propraĵo …²¹).”

(Pluo sekvos) E. Lanty.

²¹) Fustel de Coulanges, La Antikva Civito.

KELKAJ PENSOJ

La kultoj, kiaj ajn ili estu, estiĝis pro la teruro; estas ĝi, kiu, iam, per ili plenigis la mondon.

Per la laboro, multe pli ol per la milito, la homo evidentigis sian kuraĝon; per la laboro, multe pli ol per la pieco, progresas la justeco. Kaj se, iam, nia agema speco atingos la feliĉon estos ankoraŭ per la laboro.

Proudhon (Prudon).

*

Kiam la socialismo estos varbinta, estos al si alpropriginta ĉion, kio vagas ankoraŭ, kvazaŭ turmentitaj animoj, tra la mondo, — kiam ĝi estos fariĝinta la bono, la centro, la rifuĝo de la disigitaj animoj, tiam la kapitalismo estos formortinta.

Kiam la laboristo estos akirinta tion, kion la sindikatistoj nomas klasa konscio, kiam li estos konstatinta la dependecon ekonomian, juran kaj politikan, al kiu lia tuta klaso estas kondamnita, ŝajnos al li, ke ne estas multe da diferenco inter lia kondiĉo kaj vera sklaviĝo. Estas la akra klasa konscio, kiu formas la bazon de la sindikatismo.

S. kaj B. Webb.

TAGO EL MIA VIVO

Mi tre ĝuas la skizojn en Tago el mia vivo, kiujn priskribas alilandaj K-doj, ĉar ili montras kiel simila fundamente estas la vivo de ĉiuj laboristoj.

Mi estas 26-jara, edziĝita, fervoj-kontisto ĉe la komercaja deponejo en Birmingham (Bermingn). Mi laboras nuntempe nokte ĉe la ekspeda aŭ faktura fako. Mi ellitiĝas inter la 12-a ĝis 13-a horo kaj mi tagmanĝas. Posttagmeze mi kutime legas: laboristajn ĵurnalojn, socialistajn propagandilojn, politikajn kaj ekonomiajn librojn kaj lunde “S-ulo”-n. Mi ludas (aŭ eble “skrapas”) violonon; mi tre ŝatas Bethovenajn verkojn, ofte mi ankaŭ promenas en la parko aŭ “ĝardenas”.

[BILDO p.5 | 63,38,78,50] Foto de la aŭtoro: viro kun ĉapo kaj vestokompleto sidanta ekstere, kun konstruaĵoj malantaŭe.

El hejmo mi elliras je la 18-a h. kaj devas veturi ĉ. 14 kilometrojn al mia oficejo. Mi komencas la laboron je la 19-a h. kaj finas ĝin je la 2,30-a h. (matena horo). Ni do laboras, kiel vi vidas, 7½ horojn senĉese. Mi manĝas dum la laboro.

Mia laboro — kontrolo de la ekspedataj pakaĵoj — ne estas laciga, sed tre unutona kaj la nokta laboro iom neagrabla. Mi ankaŭ faras fakturojn kaj skribmaŝinas ĉ. 3,50 ĉiunokte. Ni povas libere interparoladi, se tio ne ĝenas la laboron. La noktlaboro estas tiel same salajrata kiel la taglaboro. Sed ĉiu deka nokto estas libera.

Elirinte el la oficejo mi biciklas hejmen, kien mi alvenas je la 4-a h. kaj tuj enlitiĝas.

La kontistoj ne estas bone organizitaj, nur 30% apartenas al la Unuiĝo.

Mi estas loka faka komitatano, kiu traktas pri la laborkondiĉoj ktp. ĉe la deponejo.

Laborante en la tempo, kiam aliaj estas liberaj, mi ne povas ofte kunvenadi kun aliaj kaj restas tro ofte soleca.

Iwa Roberts (1840).

P. S. (postskribaĵo): Mi jus sciiĝas, ke mi laboros — post unu-du semajnoj tage; do “Tago el mia vivo” ŝanĝiĝos.

— paĝo 6 —

#### TRA ESPERANTIO

KVAR TASKOJ DE PROLETA ESPERANTISTA AKTIVULARO

Kvar estas tiuj taskoj kaj ilin bone memori kaj laŭeble bone plenumi devas ĉiu klaskonscia SAT-ano. Jen estas ili:

— 1. Atentante tion, ke ni fariĝas neeviteblaj heredantoj de la neŭtrala esperanto-movado, ke nur la organizita klaso laborista sukcesos antaŭenpuŝi kaj realigi enkondukon de lingvo internacia en la ĉiutagan praktikon kaj uzon — ni pliintensigu la praktikan uzon de esperanto, ni vastigu nian internacian laboristan korespondadon kaj priservadon de la gazetoj laboristaj ĉiulandaj, ni pliintensigu la propagandon de esperanto inter Laborularo kaj ni zorgu, ke ĉiu nova ano de la laborista esperanto-movado estu utila batalanto por nia porlingva propagando kaj per-lingva agado.

  1. Memorante, ke esperanto estas kaj devas esti konsiderata nur kiel instrumento por realigo de internacia solidareco kaj por starigo de fortikaj internaciaj interligoj. — Ni zorgu pri konforma eduk- kaj kultur-kleriga laboro inter la esperantistoj malnovaj kaj la nove-varbitoj. Ni instruu al niaj kunlaborantoj la spiriton revolucian de sennaciismo kaj de klasbatalo. Nur tion realiginte, ni garantios konstatantan plukreskon de sindona batalantaro por niaj ideoj.

  2. Ĉar la gvidado de la tuta esperanto-movado finfine devos trafi en la manojn de revoluciaj laboristaj-esperantistoj, — necesas, ke vastigante la nombron de esperanto-adeptoj kaj edukante ilian klaskonscion, ni samtempe zorgu pri pliprofundigo de iliaj esperanto-konoj kaj esperanto-scioj. Ni devas el niaj vicoj prepari spertajn K-dojn, kiuj povus en ĉiuj fakoj uzi nian lingvon kaj tiamaniere preni en niajn manojn la gvid-standardon de la organizita esperanto-aplikado, kiun komencas jam ellasi el siaj manoj la neŭtrala esperantistaro kaj UEA.

  3. Nova soci-klaso, arde celanta ŝanĝon de la nun-ekzistanta soci-ordo kaj ordigon de maljustaĵoj kaj malbonaĵoj nuntempaj, devas plejgrade science kaj objektive pravigi sian taktikon rilate al tia grava problemo, kia estas la problemo pri lingvo internacia. La lingvoscienco de la pasinto, kreskinta sur bazo de burĝa nacieca kulturo — ne volis kaj ne povis ĝis nun kaj ne sukcesos dum estonto — doni la necesajn sciencajn argumentojn por pravigi la ekzisteblon de lingvo internacia. Desmalpli ĝi sukcesis elmontri kaj bone argumenti la vojojn, kiuj estas devigaj por tiu enkonduko de la lingvo internacia. Tial uzante la metodojn de historia materialismo, de dialektiko marksista, — ni devas laŭeble subteni ĉiujn klopodojn celantajn pliprofundigi niajn sciojn pri vojoj de evoluo de lingvoj naturaj — uzataj kaj de lingvo internacia. Mirindaj metodoj de materialista filozofio, bazitaj sur la koncepto de socia evoluado kaj principoj de klasbatalo — malfermas al ni perfektan eblecon — science argumenti kaj malkaŝi tiujn vojojn de kolektiva lingvo-kreado, kiujn ĝis nun sekvis kaj estonte devos sekvi esperanto.

Ne simple subteni kaj simpatii esperanto-movadon, sed scii ĝin ĝuste, utile kaj konforme al la leĝoj de socia evoluo, devas ĉiu aktiva klaskonscia SAT-ano. Estas bone, ke tiuj problemoj jam estas pritraktataj en presorganoj de SAT, sed tiu pritraktado devas fariĝi ankoraŭ pli profunda, ankoraŭ pli diversflanka. SAT devas larĝe diskonigi ĉiujn laborojn tiurilatajn.

Diskonigante ilin, ni almilitos la rondojn gvidatajn de la penso revolucia, ni kreos la necesan sciencan fundamenton, sur kies bazo fariĝos pli facila kaj malpli kritikebla nia plua laboro kaj batalado.

M o s k v o 19. XI. 27.

E. Drezen.

SEMAJNO EL MIA VIVO

Mi devas ellitiĝi — ĉiutage — je la duono de la sesa. Post trikvaronhora biciklado mi alvenas mian laborejon. Mi estas meĥanikisto, 22-jara kaj laboras en la ĉefurbo ĉe la muntado de aŭtomataj telefoncentroj. Mi laboras de la 7-a matene ĝis duono de la 6-a. Intertempe ni havas dufoje kvaronhoron por manĝo. Je la duono de la 7-a mi alvenas hejmen. Tiam mi vespermanĝas. Post ĝi mi legas librojn, aranĝas miajn esperantajn aferojn, ekzercadas violonludon kaj je la 10-a enlitiĝas. Marde dumtage mi laboras kaj je la duono de la 8-a mi kun mia edzino — kiu estas ankaŭ klaskonscia laboristino, esperantisto, kiu laboras ne nur hejme sed ankaŭ en fabriko — iras esperantan grupejon. Tie ni interparoladas pri novaĵoj el tutmondo kaj priparolas societajn aferojn. Je la duono de la 10-a ni ekiras hejmen kaj enlitiĝas je la 11-a. Merkrede vespere post vespermanĝo — kiel ĉiutage — mi tralegas tagan ĵurnalon, poste mi foriras al violon-leciono. Mi revenas hejmen kaj enlitiĝas je la 11-a. Ĵaŭde mi vizitas socialdemokratan partiejon, kie ni pridiskutas politikajn temojn. La vendredan vesperon mi povas min okupi per studado de diversaj temoj, priartaj, historiaj, politikaj, aŭ mi legas romanojn de Barbusse, Rolland Romain, London, Shaw, Gorkij, France, ktp. Je la 10-a mi enlitiĝas. Sabate mi laboras ĝis la duono de la 1-a. Somere mi iras posttagmeze al Danubo por bani aŭ boatveturi aŭ mi aranĝas esperantajn aŭ partiajn aferojn. Vespere je la 7-a mi iras esperantan grupejon, de tie je la 9-a mi devas eniri mian laborejon, kie dumnokte ĝis la 5-a mi devas labori. Mi alvenas dimanĉe matene je la 6-a hejmen kaj kun mia edzino mi iras somere al Danubo, printempe kaj aŭtune mi ekskursas piede al diversaj lokoj. Ni estas anoj ankaŭ de Naturamikoj.

Ni alvenas hejmen inter la 9-a kaj la 10-a. Vintre ni vizitas teatrojn, aranĝas komunajn kunvenojn, kie ni pasigas la posttagmezon. Finiĝis la semajno.

Kiel vi povis konstati mi devas labori ne 48 horojn, sed 58 horojn tage kaj 8 horojn nokte, ricevante por tiu laboro 52 pengojn (9½ dolaroj) en la plej kara lando de mezeŭropo. Kaj mi estas proporcie bonege salajrata. Tial ja restas tre malmulte da tempo por sin klerigi kaj konsiderante, ke aliaj laboristoj eĉ pli multe devas labori, oni povas kompreni la kaŭzon de ĝenerala malklereco en Hungario.

SAT-ano 2828.

Ju pli da abonantoj havos SENNACIULO, des pli da potenco havos SAT.

Abonu kaj abonigu ĝian organon, se vi sincere kaj inteligente deziras la prosperon de la Laborista Esperantista Movado.

*

KIEL ORGANIZI LA KOOPERATIVAN SEKCION ĈE SAT

Mi ne parolos pri la neceseco de tia Sekcio, ĉar ĝi ja estas tre evidenta.

Sed ni alpaŝu senpere al la bazoj de nia fondita kaj evoluigota Sekcio.

  1. Unue — ĉiuj SAT- kaj Kooperativanoj devas koni sin reciproke. Pro tio kaj por tio mi proponas, ke ĉiu SAT-membro, estante ankaŭ aktiva ano de sia loka aŭ enlanda Kooperativa organizo, anoncu tion al la kompilanto de Jarlibro kaj presigu en la adresaro la vorton: “Kooperativano” — aŭ — se ili estas oficisto de iu Kooperativo, ke li indiku tion.

  2. El ĉiu lando k. lingvoregiono anoncu sin 1 aŭ pliaj Gek-doj, kiuj emas: a) al kunlaborado en koop.-gazetoj de sia lando, kaj b) al kunlaborado por la Koop.-SAT-Sekcio.

La Koop.-SAT-Sekcio publikigus en Sennaciulo eventuale Sennacieca Revuo iliajn artikolojn pri la stato, vivo, pro-

— paĝo 7 —

gresoj, ĉefaj okazintaĵoj kaj novaĵoj, venkoj, spertoj ktp. en la koop.-movado de apartaj landoj, kiuj povus interesi la tutmondan legantaron kaj instigi la SAT-membrojn al aktiva partoprenado en koop.-movado, kiu ja estas ekonomia bazo de socialisma venko. Tiujn ĉi artikolojn la SAT-anaro kooperativa tradukus nacilingven por siaj enlandaj koop.-organoj.

La sama SAT-sekcio dissendus la ricevitan materialon, kiu ne povus esti presita en niaj organoj pro manko de loko, al korespondantoj sin anoncintaj el diversaj landoj, por enpresigi ĝin (post traduko) en la landaj koop. gazetoj kiel senpera materialo ricevita de la Koresponda Servo Kooperativa ĉe SAT.

  1. La kunlaborantoj traduku aŭ resumu la plej interesajn koop. artikolojn el sialanda koop.-gazetaro kaj sendu ilin ĉu senpere multobligante al diversaj eksterlandaj koop.-gazetoj ĉu per la koncerna korespondanto, aŭ — se ankoraŭ tiu ne ekzistas en iu lando — per la subskribita gvidanto de Kooperativa SAT-sekcio, kiu havas adresojn de koop.-gazetoj de ĉiuj landoj kaj dissendos la ricevitan materialon (ekzamenitan laŭ faka vidpunkto), plej celkonscie al tiuj koop.-gazetoj, en kiuj — li esperas — ili estos presitaj.

  2. La kunlaborantoj anoncu sian pretecon al tradukado de plej eminentaj koop.-verkoj el sia landa lingvo en esperanton, por ke ni povu baldaŭ alpaŝi al eldonado de Internacia Laborista Kooperativa Gvid- kaj Legolibro.

  3. Fine — kiel komencon de la supre cititaj farotaj laboroj, mi donas la adresojn de la ĝis nun sin anoncintaj Gek-doj el la Kooperativa SAT-Sekcio — por eventuala senpera interrilato:

  4. Britio: K-dino Beatrice France (SAT 508), Manchester-Handforth, “Rosa”, Wilmslow Road.

  5. Francio: K-do Hector Cachon (SAT 24), Paris V, 6 rue Pierre Curie kaj K-do Glodeau.

  6. Germanio: a) K-do Guhr, Artur (SAT 4247), Seifhennersdorf b. Zittau, n-o 190, Saksio. b) K-do Hermann Nonnenmann (SAT 510), Stuttgart-Cannstatt, Lazarettstr. 38, I. c) H. Theobald (SAT 348), Im Haag 5, Steenkamp-Hamburg.

  7. Sovetio: K-do Ilia Gude (SAT 7935), Ostrov, Uritskaja 10, Pskovokrug kaj K-do V. Jarov (SAT 4791), Bogorodsk, Kooperativnaja 10, Moskva Gubernio.

  8. Polio: Jan Zawada (gvidanto de Koop. SAT-Sekcio), Warszawa, ul. Grazyny 13, dom “Spotem”, Polio (samtempe sekretario de Kooperativa SAT-Sekcio).

Pluaj anoncu sin al la supre citita adreso.

J. Z.

*

ANKORAŬ PRI KORESPONDADO KUN EKSTERSOVETIA LABORISTARO

Ni ne parolos tie-ĉi pri tre ofta neakurateco en la respondoj de niaj eksterlandaj korespondantoj; pri tio, ke niaj petoj pri la informo restas plejparte neplenumataj. Tie-ĉi ni parolos nur pri tio, kiel niaj sufiĉe diligentaj kaj akurataj korespondantoj fuŝas la aferon per tio, ke ili respondas tro malfrue.

Preskaŭ ĉiuj blankrusiaj nacilingvaj gazetoj ŝatas la leterojn de l’ eksterlandaj laboristoj kaj kamparanoj kaj volonte presas ilin. Ne ĉiam ili presos ĉiun leteron, sed nur tiun, kiu pli konvenas al la tempo. Tre interesa, ekz., estos la letero de iu ĉina kamparano dum ĉinia revolucio, sed tiu letero fariĝos neinteresa kaj nepresinda, kiam tiu revolucio estas, ekz., pasinta kaj neniu plu pri ĝi parolas. Same estos kun la leteroj el Anglio dum la striko de karbministoj. Tion bone komprenas ĉiuj SAT-anoj, kiuj serioze provas utiligi espon por praktika laboro, kaj sovetaj K-doj tion konstante ripetas en gazetoj kaj perletere al siaj korespondantoj: ne malfruiĝu, komunikante iun interesan fakton, ĉar per malfruo vi tute senvalorigos vian leteron.

Ni, Minskaj SAT-anoj, estas tre malfeliĉaj en tiu afero. Ni plejparte ricevas el eksterlando tiajn senvalorigitajn leterojn kaj tial ne ĉiam kaj ne ĉie povas ilin presigi, kvankam la cirkonstancoj estas ĉe ni tre favoraj. Mi donos kelkajn ekzemplojn: K-dino M. el Francio alsendis al ni interesan leteron pri la 1-a de majo en Paris, leteron, nepre presindan, sed … la letero estis skribita la 19-an de majo kaj alvenis al ni la 27-an, kiam neniu jam parolis pri maja festo en eksterlando. La letero eniris arkivon.

K-do N. el Essen partoprenis nunjaran kunveturon de ruĝfrontbatalantoj en Berlin; li priskribis (tre interese) al ni tiun kunveturon, sed nur tiam, kiam li revenis en Essen kaj iom ripozis. Rezulte ni povis utiligi tiun ĉi leteron nur al 3—4 gazetoj, kvankam ĝi povas esti presita en kelkdeko da gazetoj.

Da tiuj faktoj mi povas doni tre multe. Mi donos nur la lastan, tre brilan fakton pri salutleteroj al sovetaj laboristoj okaze de festo de Oktobra Revolucio. Ĉiuj, sendube, scias kian grandan propagandan signifon havas tiuj leteroj. Ni ĉiamaniere (per “S-ulo”, per bulteno de K-do Bässler, per privataj leteroj) petis, ke oni ne malfruu kun tiuj leteroj kaj ilin sendu pli frue, eĉ en la komenco aŭ meze de oktobro. Kaj kio okazis? Niaj gazetoj komencis prepari oktobrajn festnumerojn kaj petegis niajn salutleterojn. Ni havis nur 3 leterojn kaj estis devigataj ilin multobligi, dissendi la samajn al ĉiuj gazetoj. Nur al 2 gazetoj ni sukcesis doni po 5—6 leteroj. La festnumeroj jam aperis, kiam oni komencis nin superŝuti per salutleteroj. Kelkdeko da ili alvenis, kiam ni jam neniel povis ilin utiligi, krom meti en niajn arkivojn.

La lasta ekzemplo, laŭ mia opinio, bone montras unu el la plej gravaj malsanoj en nia koresponda laboro. Kie estas kuracistoj por sanigi nin? Memoru kaj memorigu la malnovan rusan proverbon: “Ovo estas plejvalora nur al la festo.”

M i n s k. P. Kirjuŝin. SAT-ano 4424.

*

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Bulgario. En Sofio la loka komitato de la “Laborista Partio en Bulgario” aranĝis esp-o-kurson, kiun ĉeestas ĉ. 40 laboristoj. La kurso estas gvidata k. kondukata de SAT-anoj. Multaj kursanoj volas aliĝi al SAT, sed ili atendas la finiĝon de la kurso”. — Germanio: En Essen nia movado bone funkcias. En la urba popol-alt-lernejo K-do Ziegler kursas por laboristaj esperantistoj pri la temo: Faŝismo en Italio. Paroladoj k. diskutoj nur en esp-o. Krom tio funkcias kurso por komencantoj. Kursoj ankaŭ en Oberhausen, Bottrop k. Hattingen, gvidataj de SAT-anoj. — Nederlando. La Leidena grupo vigle laboras. Ĉiuĵaŭde paroladoj pri div. temoj kun agrablaj k. lernigaj konversacioj. —

*

MEMORNOTO

Enhavis enesperantajn artikolojn:

A.I.Z., Berlin, 30. 11. 27. —

Enhavis priesperantajn artikolojn:

Le Matérialiste, Laeken-Bruxelles, novembro 27. — Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 7. 12. 27, 6. 12. 27 k. 9. 12. 27. — Der junge pionir zaj grajt, Minsk, 25. 11. 27. — Bergische Arbeiterstimme, Solingen, 18. 11. 27. — Ŝadrinska Gazeta, 4. 12. 27. —

Represis el Sennaciulo:

Le Matérialiste, Laeken-Bruxelles, novembro 27: Mussolini kontraŭ Mussolini. — Bergische Arbeiterstimme, Solingen, 30. 5. 27: Moroj de eskimoj, 24. 6. 27: El Hungario, 30. 7. 27: Sacco k. Vanzetti, 1. 10. 27: Jugoslavio, lando, kie oni povas morti pro malsato. —

Enhavis tradukaĵojn el esperantaj leteroj:

The Labour Woman, London, decembro 27. — Bergische Arbeiterstimme, Solingen, 2. 12. 27. — Poczta, Varsovio, 1. 12. 27. —

Enhavis notojn pri SAT:

Zvezda, Perm, 5. 11. 27. —

Ĉe la neŭtraluloj.

La 20-a Universala Kongreso de Esperanto okazos de la 3. ĝis 11. aŭgusto 1928 en Antwerpeno. La aliĝo al la Kongreso kostas “nur” 35 belgojn (25 svisajn frankojn, 5 dolarojn).

Vere la neŭtrala kongreso fariĝas lukso!

Esperanto en la lernejoj de Saksio

Laŭ statistiko de oktobro 1927 okazas en Saksio en lernejoj 74 kursoj de esp-o en 53 lernejoj k. 33 lokoj. De tiuj 74 kursoj estas 5 devigaj, 64 elektaj (do povas partopreni la lernantoj, sed ne estas devo), 5 estas privataj. La kursoj okazas en popol- k. metilernejoj.

La Lingva Angulo

— Kie mi trovos tabelon de vortoj kun la sufikso um? 3905.

Vi trovos ĝin en oficiala Klasika libro de esperanto (“Kolekto de Esperantista Akademio”) itala, hispana kaj portugala partoj.

— Kia estas diferenco inter ekŝanceli k. ekŝanceligi? 7338.

Ŝanceli estas transitiva verbo. La formo ekŝanceligi estas do gramatike erara.

— Ĉu mi uzu Siberio ĉu Sibirio?

Mi konsilas al vi uzi Siberio. Ĝi estas delonge enradikiĝinta en nian lingvon. Nur lastatempe precipe el naciista vidpunkto kelkaj tendencas renaciigi kiel eble plej la formon de sia lando, nacio, urbo ktp. Kaj tiel ni renkontas Sibirio, nippono (anst. japano), Varŝavo (Varsovio).

Interim.

[REKLAMO p.7] Ĵus aperis: E. IZGUR — NUR VOLU! — La festo de laboro kaj paco — Unuamaja kanto de ribelo — Eldono dua, reviziita kaj ilustrita — Prezo: 0,70 mk. g. — Mendu ĉe Administracio de SAT — Rich. Lerchner, Leipzig O 27 Colmstr. 1 (Germ.)

— paĝo 8 —

**[REKLAMO p.8]** Poŝtistoj! Telegrafistoj! Telefonistoj! **ATENTU ….!** La sola internacia monata revuo de via profesio estas redaktata en esp-a lingvo. Subtenu ĝin. Kotizo mirinde malalta, estas nur da 0.50 usona dolaro (helpa kotizo 1 dol.) Tiu pago entenas la membrecon al la ILEPTO. Aboniĝu tuj senhezite al **La Interligilo de l’ P. T. T.** Sendante monon je la nomo de la ĝenerala gvidanto: **Petro Filliâtre, 54 rue Custine, Paris-18ᵉ (Franclando)**

[REKLAMO p.8] INTERNACIA LIGO DE ESP-ISTAJ POŜT-TELEGRAF-OFICISTARO (ILEPTO) Celas penetrigi esperanton en la praktikan vivon de nia metio. Poŝtistoj, telegrafistoj, telefonistoj, radiistoj ALIĜU ….! La kotizo mirinde malalta (0.50 usona dolaro aŭ 1 dolaro) rajtigos vin al ricevo sen alia pago de la riĉenhava revuo La Interligilo de l’ P. T. T. Sendu la kotizojn al la ĝenerala sekretario: R. J. Filliâtre, 28 rue de l’ Agent Dufraine, Saint-Cyr-l’ Ecole (Franclando)

[REKLAMO p.8] La Interligilo de l’ P. T. T. Centra Organo de Fakinformoj Por poŝtistoj, telegrafistoj, telefonistoj, radiistoj. Aperas seninterrompe depost 1922 kaj donas ĉiumonate en 8 ĝis 12 paĝoj informojn, raportojn, studojn, rakontojn, dokumentojn, ilustraĵojn pri la profesia, korporacia, administracia, teknika vivoj de nia metio. Enhavas rubrikon senpagan por anoncoj, interŝanĝoj de la anaro. SENHEZITE ABONU TUJ! La kotizoj estas 0.50 de la usona dolaro; oni pagas laŭpove helpan kotizon de 1 usona dolaro. Sendu la abonojn al la ĝenerala gvidanto: Petro Filliâtre, 54 rue Custine, Paris-18ᵉ (Franclando)

[REKLAMO p.8] Poŝtistoj, telegrafistoj, telefonistoj, atentu! SENPAGE vi povas tuj ricevi plurajn ekzemplerojn de la vere leginda revuo La Interligilo de l’ P. T. T. Korporacia, teknika, profesia, administracia, unika en fakmovado. Kotizo mirinde malalta kun membreco al la ILEPTO. Petu tuj informojn kaj specimenojn ĉe Petro Filliâtre, 54 rue Custine, Paris-18ᵉ (Franclando)

Helpu al ni!

De la 25-a de februaro ĝis la 6-a de marto 1928, aranĝos la tri fakoj laboristaj asocioj, Radio-, Esperanto- k. Foto-grupoj de Stuttgart, grandan komunan ekspozicion. Por ke ni povu montri, ke ni laboras internacie, ni ankoraŭ bezonas multan alilandan materialon; ekz.: statisikan, teknikan, bildan, ĵurnalojn ktp. Gek-doj! Helpu, por ke ni sukcesu. Ĉiu sendonto ricevos bildkarton de la ekspozicio. La koncernan materialon por ĉiuj 3 fakoj oni bonvolu sendi al jena adreso:

K-do Alfred Just, Stuttgart, Hohenheimer Str. 54 a.

[BILDO p.8 | 72,7,82,15] Emblemo de la Ruĝa Frontbatalanta Ligo: pugnita mano en cirklo kun la surskribo «ROTER FRONTKÄMPFERBUND».

En Vieno (Aŭstrio) la 21-an de januaro 1928 okazos la Fondiĝ-Kongreso de la “Aŭstria Ruĝa Frontbatalanta Federacio”.

Kamaradoj! Sendu salutleterojn, eventuale delegitojn. Por pli detalaj informoj turnu vin al: LABESKO, Vieno XIX, Grinzinger Allee 7, Bar. 33/37.

K-doj SAT-anoj! Pruvu la praktikan uzeblecon de esperanto por proletaj celoj.

[REKLAMO p.8] ISK — Internationaler Sozialistischer Kampf-Bund (Internacia Socialista Batal-Ligo). Ĝia organo (germanlingva) estas la Politika Revuo por la klaskonscia laboristo. Ĝi aperas monate kaj pritraktas ĉiam tre gravajn problemojn de la klasbatalo, helpas konvinki la K-dojn pri la veraj kapitalistaj statoj. Tiu ĉi organo estas tre grava batalilo por niaj socialistaj ideoj! Tial, K-doj, abonu ĝin! Abonprezo: por 3 monatoj nur 0,60 mk. g. Provekzempleroj senpage riceveblaj ĉe: O. Köppen, Schlüchtern (Bez. Kassel — Germ.)

[REKLAMO p.8] Monata Esperanta Gazeto Esperanto en Nipponlando. Bone redaktata kaj bone ilustrita gazeto en Japanio. Jarabono: 15 sm., 3.75 sv. fr. aŭ 15 resp.-kuponoj. Petu provnumeron (por unu resp.-kup.)! Eldonejo: KOKUSAIGO-KENKJŬ-ŜA Motozono-ĉo, Kôjimaĉi Tokio (Nippon)

[REKLAMO p.8] Ĉiu laborista esperantisto ŝatas havi por sia propaganda laboro jubilean esperanto-poŝtmarkon de USSR. Sendu al adm. de SAT, K-do Lerchner, 0.50 g. mk. kaj al vi senpere el USSR. estos sendita poŝtkarto kun bildo de la marko kaj afrankita per la bela marko mem.

ENHAVO:

Siberio post 10 jaroj, trad. de Zirjanov pĝ. 97
Infanoj en danĝero, de Norbert „ 97
Junaj sindikatanoj en brita disvenda industrio, de 8500 „ 98
Kiel oni preparas en Francio la spiriton por la venonta “lasta” mondmilito, de Tranĉilo „ 99
Al la laborulo, de 5194 „ 99
Salajroj de instruisto en Sovetio, de 3637 „ 99
La kooperativa movado en Britio, de 7516 „ 100
“Sennaciulo” — danĝera por la Ĉeĥoslovakia armeo, de 5194 „ 100
Vojaĝoj, de 7359 „ 100
Patriotismo — Internaciismo Sennaciismo, de E. Lanty „ 100
Proletoj rompis limojn, de Norbert „ 101
Kelkaj pensoj „ 101
Tago el mia vivo, de 1840 „ 101
Semajno el mia vivo, de 2828 „ 102
Tra Esperantio „ 102—103
Anoncoj „ 104

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

N-ro 170, 5-a de januaro 1928

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 45,3,58,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», la emblemo de la asocio, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».

4-a Jaro. N-o 170 — APERAS SEMAJNE — 5. Januaro 1928

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

La negra laborista movado en Suda Afriko

Lastatempe la aktiveco de ICU¹) kaŭzis seriozan maltrankvilon al la farmistoj. Ĉe la distriktaj kaj provincaj kunvenoj de la agrikulturaj asocioj temis ĉefe pri la kontraŭstaro de la farmistoj al ICU kaj la konsiderado de metodoj kiel plej bone kontraŭagi la danĝeron de negra sindikatmovado. La spirita stato de boeroj, kiam estas demando pritrakti aferojn indiĝenajn, videbliĝas laŭ la proponoj faritaj ĉe tiuj kunvenoj. Ekzemple en iuj distriktoj la agrikulturaj asocioj decidis ke:

a) Neniu farmisto apartenanta al la asocioj dungu indiĝenon, kiu estas ano de ICU.

b) Kunvenoj de ICU ne estos permesataj ĉe la farmobienoj de la asocianoj.

c) Ĉiuj membroj de ICU, kiuj estas en la servo de asocianoj estos maldungitaj, escepte, se ili rezignas ilian membriĝon al ICU. Ĉe la Oranĝia Agrikultura Kongreso oni proponis, ke ĉiuj indiĝenoj, kiuj petas okupadon devus prezenti ateston de sanstato. Alia propono postulis, ke vojaĝpasporto de indiĝeno precizigu la nombron de infanoj kaj bestoj, kiujn li posedas, kaj ankoraŭ alia, ke “dunginto rajtigas al la polico fari fingroenpremaĵojn de indiĝenoj-laboristoj”. Delegito, s-ro Schoeman el Senegal, pledis ke “la indiĝenoj estu traktataj, kiel homoj kaj ne, kiel bestoj. La farmistoj devas sin mem kulpigi, se la indiĝenoj plendas, ke ili estas traktataj, kiel sklavoj”. Oni fortege kontraŭstaris s-ron Schoeman dirante, ke li parolas senpripense kaj ekscitite kaj, ke Clements Kadalie²) volonte radie disaŭdigas lian diron, kiu kvazaŭ respegulas malbonan staton de aferoj en la farmobienoj.

Dume en kelkaj agrikulturaj centroj la farmistoj koncentrigas siajn fortojn por pli bone kontraŭstari la aktivecon de ICU kaj urĝigas la registaron efektivigi ion kontraŭ la insida propagando de ICU. Multaj farmistoj minacis kontraŭagi la ICU-danĝeron propramane. Tiujn lastajn la ministro de justeco, s-ro Tielman Roos, avertis kaj respondis jene: “Pli grandaj rajtoj estas donitaj al la aŭtoritatularo en la paragrafoj de la Indiĝena Administrada Leĝprojekto³) kaj la agado flanke de la publiko nur plimalfaciligus al aŭtoritatularo bridi la aktivecon de la indiĝenaj agitantoj”. S-ro Roos atentigis ke “laŭ la aluditaj paragrafoj la gubernatoro⁴) estis nomita supera ĉefo de ĉiuj indiĝenoj en la Unuiĝo de Suda Afriko, pozicio, kiun li havis ĝis nun nur rilate al la indiĝenoj de Natalo. Pro la diferenco en la kvar provincoj⁵) la agado estis tre malfacila antaŭe, sed la ŝanĝo ĉi-rilate donis al la ministro de Indiĝenaj Aferoj ĉiujn rajtojn, kiujn li bezonas”.

La aktiveco de ICU konsistas plejparte en la altiro de indiĝenaj laboristoj al siaj vicoj. Malgraŭ ĉiuj baroj ĝia penado trafis plenan sukceson⁶). Ideologie ICU estas stranga kunmiksaĵo de diversspecaj sociaj teorioj kaj ne havas difinitan agadplanon proletaran⁷). La organizo apenaŭ zorgas pri la edukado de siaj membroj en vera laborista spirito kaj nur atentas, ke ili blinde sekvu la gvidantaron⁸). Teorie ICU malpermesas politikon, tamen pro neceseco ĝi estas devigita partopreni ĉiujn aferojn rilate al la interesoj de la indiĝenaro⁹). Por helpi al la negroj, viktimoj de l’ farmistoj, ĝi havas unu solan rimedon, nome, aĉeti terpecon kaj loĝigi ilin tie. Sed la praktikeco de tia rimedo estas tre dubinda, ĉar la natura tendenco de la ŝtato estas senigi la indiĝenaron de la tero per leĝoj kaj impostado.

¹) Industrial and Comercial Workers’ Union of Africa — Industria kaj Komerca Laborista Unuiĝo de Afriko.

²) Klements Kadali: ĉefgvidanto de ICU.

³) Native Administration Act — leĝprojekto, kiu provizas pri apartigo de indiĝenoj en difinitaj areoj kaj entenas la “ribelajn klaŭzojn”. Leĝprojekto ekfunkciis komence de septembro.

⁴) Angle: Governor-General, nomita de la brita reĝo.

⁵) Kaplando, Natalo, Oranĝio k. Transvalo.

⁶) La sukceso en varbado al ICU estas fenomena: laŭdire, la enskribita membraro kreskis en daŭro de kelkaj monatoj de 30 000 ĝis 100 000.

⁷) Dum mi skribas, Klements Kadali, kiu ĵus revenis el Eŭropo, anoncas ke la statuto de ICU estos ŝanĝita kaj oni faros el ĝi organizon “pure” metisindikatan.

⁸) Oni nur regalas la membraron per konfuzaj kaj malakordaj paroloj. Ekzemple… “tiu ĉi kunveno subtenas la rezolucion de la kongreso: kontraŭbatali la kapitalistajn klasojn, celi al la fina forigo de la kapitalista sistemo kaj la emancipiĝo de la Proletaro el la subpremo de la kapitalista ekspluatado kaj el malriĉegeco, barbarismo kaj sklaveco, kiujn ĝi alportas en tiu trenaĵo… petas la ministron de Laboro etendi la amplekson de la Salajra Akto je la kamplaboristoj, por ke ili povu peti po 8 ŝilingoj tage”. (El la rezolucio akceptita dum la kunveno en Heilbron.)

“Mi estas kristano. La biblio estas mia savo… Tiuj el vi, kiuj venis hodiaŭ esperante aŭdi min prediki la evangelion de perforto, revenos malsataj kaj malkontentaj… gvidantoj de ICU predikis komunismon, sed tiuj gvidantoj eraris. Ĝi estis kontraŭ la statuto de ICU. Ni havas nenion komunan kun komunismo aŭ socialismo. Komunismo kondukas al malsatego, malriĉeco kaj morto… Se iu venas inter vi predikante komunismon transdonu lin al la polico… mi neas, ke ni celas akiri po 8 ŝilingoj tage”… (El parolo de Mazibuko, gvidanto de ICU aludanta la kunvenon en Heilbron.)

⁹) Ekzemple la forigon de pasportoj ĉe indiĝenoj.

— paĝo 2 —

106 — SENNACIULO

La stato de indiĝenoj-laboristoj estas sufiĉe malbona, por ke ili ne ŝveligu la vicojn de iu ajn movado, kiu celas plibonigi iliajn kondiĉojn. Ni donu ilustraĵon por montri la veran kaŭzon de maltrankvileco, kiu regas nun ĉe la indiĝenoj kaj ankaŭ la unuajn rimedojn, kiujn oni alprenas, leĝe kaj alimaniere, por kontraŭbatali la pli kaj pli vigliĝantan indiĝenan sindikatmovadon.

Oficistoj, kiuj esploris la kaŭzojn de ekscitiĝo en iuj distriktoj de Natalo opinias, ke la malkontemo ekzistas plejparte pro la malbonaj kondiĉoj sub kiuj la indiĝenoj vivas sur la farmobienoj, kaj ankaŭ pro la malbona kvalito de la nutraĵo asignata por ili. D-ro Park Ross, asista sanigisto de la Unuiĝo, prezentante siajn opiniojn al la provinca konsilantaro de Natalo, rilate la nutradon de indiĝenoj dungitaj de la vojdepartemento de la provinco, diris, ke la malsanoj estas kaŭzitaj plej parte pro la nuna neekvilibra manĝporcio disdonata al la indiĝenaj laboristoj.

Multaj dungantoj en tuta Natalo, laŭ asertoj, nutradas siajn dungatojn nur per maiza faruno¹⁰). Tio eble sufiĉas por la indiĝeno en “kraal“¹¹). Sed por tiu, kiu pasigas sian tempon en laboro, ĝi estas malsufiĉa. Por fini kun la nuna malkontentemo inter la indiĝenoj, la spertuloj insistas, por ke la dungantoj donu pli da nutraĵo al la dungatoj. La proponata dieto estas jena: — 720 gr. tage da maiza faruno: 540 gr. uzataj kiel kaĉo kaj la restaĵo kiel “marequ“¹²); 540 gr. da faruno; 900 gr. da faboj aŭ pizoj; 60 gr. da arakidoj aŭ 15 grama porcio da oleo, unu oranĝo tage, aŭ unu papajo (?) ĉiun duan tagon; 1 kg. da freŝa viando semajne; 250 gr. da freŝaj legomoj semajne; sufiĉa kvanto da salo. Tio, estas ne nur kontraŭskorbuta menuo, sed ankaŭ ĝi ebligos al la indiĝeno fari lian laboron pli bone. Multaj farmistoj tamen deklaras, ke la indiĝeno devus ricevi tion, kion li alkutimiĝis en la “kraal“-oj. Tamen d-ro Park Ross atentigas, ke la nutraĵo, per kiu indiĝeno sin vivtenas dum mallaborado ne sufiĉas, kiam li laboras. La labortago estas ja de sunleviĝo ĝis sunsubiro…

La registaro konstatas la justajn postulojn de la indiĝenoj rilate la plibonigon de ilia stato. Sed kiel rilatas la dungantoj al la problemo? Ke ili traktas la aferon humore, tion ni scias. Nun ni vidu, kiel ili kapablas agi.

La boeroj portas neestingeblan malamon al negroj. Vivante laŭ agrikultura sistemo simila al la feŭda, kreiĝis ĉe ili aparta vivkoncepto. Konsekvence, ili volonte decidus ĉiujn laboristajn demandojn, tiel same kiel iliaj mezepokaj prototipoj — per pafilo kaj “sjambok“¹³). La pli nesciaj kaj nerespondecaj el ili tute malkaŝe esprimas la deziron, ke “nur la malbeninda kafro ekribelu”, kaj kontentigos siajn senĝenajn instinktojn kaj elmontros sian paflertecon. Ni do ne miru, se la averto de s-ro Roos estis malatentita de kelkaj.

La sciigo venas, ke en multaj regionoj de Natalo, la indiĝenoj estas forpelataj el la farmobienoj, kie ili pasigis la tutan vivon. Iliaj kabanoj estas forbruligataj kaj tutaj familioj senhejmigataj. Farmbienuloj sciigis ilin, ke, se ili ne forlasos la farmobienon, ili estos enkarcerigitaj. Tio jam daŭras de kelka tempo kaj kompreneble kreis ekstreman indignon ĉe la indiĝenoj.

Tiuj agoj estas farataj de homoj (boeroj), kiuj — ŝajnas ankoraŭ dum tiu ĉi generacio — pledis por si justecon en la mondo, kaj sendependecon de “sia” lando. Aliel afabla kaj amika popolo (se koncernas blankulojn), la kampara aŭtokratio de la boeroj kontraŭ negroj egalas tian de la plej malbona tipo de internacia imperialismo. La boeroj estas fervoraj legantoj de la “sankta libro”.

Siaflanke la registaro aplikas la novan leĝprojekton¹⁴) por bridi la ICU-movadon kaj ordono de la “supera estro” malpermesas kunvenojn de indiĝenoj.

Tio estas la unuaj renkontoj inter du neegalaj fortoj. Kia estos la rezulto de tiu ĉi lukto? La negra Proletaro devas ankoraŭ iri la kalvarian vojon kaj suferi dolorigajn spertojn antaŭ ol finvenki sian malamikon. Ĝis nun ĝi ne havas esperon havigi al si ĉi tie helpon aŭ simpation de iu ajn sekcio de la blankularo. Je la eterna honto, la blanka Laboristaro alprenas teniĝon de malkuneco al negroj en ties batalo kontraŭ siaj subpremantoj. Plie, la blankaj laboristoj malestimas kaj humiligas la indiĝenojn, tiom forte kaj senkompate, kiel la burĝaro, kaj estas certe, se la kriza momento alvenus, la blankaj laboristoj partiiĝus kun la reganta klaso. Kaj vere, ĉu povas esti aliel en Suda Afriko? La profundega diferenco inter la vivoj de la negroj kaj blankuloj estas tro granda, por ke eĉ la komuna mizerego ĝin egaligu. Du rasoj, du mondoj. Blankaj patricioj, negraj proletoj. Diraĵo “la emancipo de la Proletaro estas la afero de la Proletaro mem” nenie evidentiĝas pli ol ĉi tie. La nuna situacio estas multsignifa je gravaj eventualaĵoj. Ĝis nun la indiĝeno estis sufiĉe obeema, sed suferante pro gravega maljusteco kaj subpremo; li, la “malbeninta kafro” ekribelos ankoraŭ. Gvidate de klarvidaj kaj sinceraj gvidantoj, li enviciĝos la grandan armeon de batalanta Proletaro tutmonda “por fina liberig'”.

Trinaŭkvinok.

¹⁰) La ĉefa nutraĵo de indiĝenoj en la tuta Suda Afriko estas kaĉo farita el maiza faruno kaj nomata senpoezie “pap”.

¹¹) Kabanaro aŭ vilaĝo de indiĝenoj.

¹²) Ŝtata trinkaĵo de ĉiuj indiĝenoj, farata el “pap” kaj miksata kun akvo, kiu acidiĝas post mallonga tempo kaj estas trinkata kun sukero.

¹³) Vipo de diverslongeco farita el hipopotama felo.

¹⁴) La sekretario de Indiĝenaj Aferoj sendis oficialan leteron al ICU atentigante pri la efektiviĝinta “ribela parag klaŭzo” kiu tekstas: “Iu persono kiu eldiras iujn ajn vortojn, aŭ faras ian alian agon aŭ aĵon celante antaŭenigi senton de malamikeco inter indiĝenoj kaj eŭropanoj kulpos je krimo, kaj se kulpigita, povas esti enkarcerigita dum periodo ne superante unu jaron, aŭ monpunita je 100 funtoj sterlingoj, aŭ ambaŭ”.

★

LA FAŜISMO EN MEKSIKIO

“Mi tute ne komprenas viajn internajn kaj registarajn aferojn” skribis al mi K-do Ilia Gude el Ostrov, gub. Pskov, Sovetio. Al li kaj al aliaj mi intencis respondi per mallonga artikolo pri meksikaĵoj.

Estas vere malfacile juĝi pri niaj enlandaj aferoj al iu eksterlandano, kiu nek observas nek studas la aferojn jam delonge kaj ĉi tie.

La meksika nacieco kaj ĝiaj tendencoj firmiĝos nur tiam, kiam la rasaj elementoj bone miksiĝos kaj kiam la loĝantaro, precipe la indiana, havos ĉion bezonan por deca vivo.

El tio, kion oni skribis al mi, mi jam imagas kiel la ĵurnalaro skribas kaj diras pri la nunaj okazintaĵoj.

En julio 1928 okazos elektoj por Prezidanto de l’ Respubliko, kiu ĉiam kaŭzas revolucian movon.

Por la venonta balotado estis tri novaj kandidatoj: tri generaloj, malnova revoluciistoj el la norda ŝtato Sonora, same kiel prezidanto Calles (Kajes). Jen iliaj nomoj: Arnulfo R. Gómez, Francisko R. Serrano kaj Alvaro Obregon; la lasta estis prezidinto dum la jaroj 1920 ĝis 1924. Lastatempe oni ŝanĝis la konstitucion por ebligi la reelektadon antaŭe malpermesitan.

Sendube la plejmulto de laboristoj kaj kamparanoj apogas Obregon. La kandidato ŝatita de la reakcia partio estis Gómez, tial, ke li promesis aranĝi ĉion dece por burĝaro kaj katolikaro. Serrano estis bonkora homo, sed trinkulo.

Estis eĉ amikeco inter Serrano kaj Gómez, kiu daŭras ĝis la fino; sed ili malamikiĝis kontraŭ Obregon kaj ankaŭ kontraŭ prezidanto Calles. Ne povante plu atendi dum unu jaro, Gómez kaj Serrano decidis starigi Militan Di-

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 107

rektoraron, malaperigonte la laboristajn kaj kamparajn organizojn. Por tiu celo dum la nokto dimanĉe la 2-an de oktobro 1927 okazis milita festo en Meksiko. La flugmaŝinoj ĵetadis bombojn ŝajnigante batalon ktp.

— Ĉu ni estas havontaj militon? — demandis mia filino vidante tion el sur la tegmento de nia domo. — Kiu scias!, mi respondis enpensiĝinte. Ŝi estis prava. La sekvintan matenon ni eksciis el la ĵurnaloj, ke Calles estis kaptota dum la festado, sed li malakceptis la inviton por ĉeesti. Kvar batalionoj rifuzis reveni el la flugplaco. Estis la faŝista movado aranĝita de Gómez kaj Serrano. En du aŭ tri lokoj okazis simile.

Sed en dudekkvar horoj Serrano kaj aliaj dekdu generaloj kaj politikistoj estis kaptitaj kaj ekzekutitaj. En la urbo Torreon, la soldatoj rifuzis ribeliĝi; ili mem enkarcerigis ilian nelojalan ĉefularon, kiu estis tuj mortpafita.

Tuj dum la unua batalo, la kvar batalionoj submetiĝis. Ne malpli ol dudek generaloj ribelaj estis mortpafitaj apud la tragedia murego. Gómez ankaŭ estis inter ili. Nur kelkaj povis sin savi forkurante en la montaron.

Malaperis du kandidatoj, restas nur Obregon. La reakciaj esperoj ne povis morti. Io estis farota. La konspirantoj fabrikis bombojn por la prezidanto Calles ktp. La 13-an de novembro Obregon vizitis Meksikon. Okazo bonega! Dio helpas! Tri horojn poste, Obregon aŭtomobilveturis tra la arbaro de Chapultepec (Ĉapultepek). Bum! Katolika bombo kaj katolika pistolo tondris. Li suferis nenion. Miraklo? Ne, la diablo! tiel diras la fanatikuloj.

La 23-an de novembro estis pafekzekutitaj kvar homoj. La unua, jezuita pastro Miguel Pro Juarez; la dua, lia frato Humberto; la tria, inĝeniero Segura Vilchis; kaj la lasta, la popolano Tirado. La pastro estis la instiganto. La tri aliaj iris en aŭtomobilo ĵeti la bombon. La inĝeniero konfesis aldone, ke li regule sendis armilojn kaj municion al la ribelaj katolikoj. Laŭ la funebra komuniko fratoj Pro Juárez havis papan benon! (Ĉu pro liaj agoj?)

Oni rememoru, ke en aŭgusto 1926 la pastraro katolika “strikis”. Kelkaj pastroj iĝis ĉefbanditoj. Unu el ili, Angulo, la 19-an de aprilo 1927, ekatakis vagonaron kaj bruligis ĝin. Pli ol cent kvindek proletoj, viroj, virinoj kaj geinfanoj estis mortpafitaj aŭ bruligitaj, sed neniu burĝo.

Inteligenta eksterlandano eltiros el tio ĉi jenon: Meksikio baraktadas por la libereco, kiun Romo kaj burĝaro kontraŭbatalas per ĉiuj rimedoj.

Vere, la meksika registaro ne estas pure laborista aŭ kamparana. Tamen, malgraŭ la protesto de bienposedantoj, la kamparanoj ricevas peceton da tero, kaj la ministro de Laboro estas K-do Morones.

La meksika Laboristaro ne estas komunista, sed neniel atakas la pliantaŭemajn laboristojn. Ofte, la mondo komparas Meksikion kun Sovetio, kaj ambaŭ estas malamataj aŭ timataj de konservemuloj.

Kiam vi, K-doj, aŭdos pri nova interna milito, pri bombĵetado ktp. pensu al la faŝistoj, al la jezuitoj, al la petrolprofituloj fine al la burĝaro.

Kaj se okaze vi aŭdos pri novaj ekzekutoj de konspirantoj, sciu, ke la meksika Proletaro aprobas la severan agon de justeco.

Jesus Amaya.

EL SENDEPENDA BULGARIO

En nia industria urbeto — Gabrovo — okazas ofte malagrablaj “rendevuoj” inter la ĝendarmoj kaj la laboristoj.

Ofte, la “bravaj policanoj” atakas la senkulpajn laboristojn por sciiĝi pri io. Ja dubo ekzistas ĉiam.

Jen la 30-a de oktobro, — dimanĉo. Frumatene laborista kvartalo estas blokita de la tuta urba policanaro, sub la preteksto serĉi iajn ŝtelistojn. La policanoj zorge traserĉis ĉiujn laboristajn domojn, eĉ la komunloĝejon de la laboristinoj en la teksejo “Princ’ Kirilo”. Ĉar en kelkaj laboristaj loĝejoj oni trovis malnovajn numerojn de laborista gazeto, ili arestis laboristojn senkulpe. Kelkajn tagojn poste la laboristoj estis liberigitaj.

Kaj denove tute subite unu tagon venis policordono per kiu kvin laboristoj kune kun unu laboristino estis arestitaj senkaŭze. La teksejestroj ne protestis. Tio pruvis, ke ili mem instigis la policon fari tiun ĉi fiagon.

La kvinopo obeis la policordonon, ĉar en mala okazo ili riskas novan enkarcerigon kaj suferadon. Kaj per ĉi fiago la patronoj celas turmenti siajn laboristojn devigante ilin “malmulte scii”, kaj ĉefe obei la ŝtatan ordon. La maldungitoj ne havas la eblecon trovi laboron en siaj naskiĝlokoj, ĉar tie ili estas bojkotataj.

La adiaŭo estas tre malĝoja kaj samtempe interesa. Multaj laboristaj koroj ploris, multaj manoj etendiĝis por la lasta fojo. Ĉe la stacidomo nova aresto okazis, tute senkaŭza; kaj ĉar multaj protestis antaŭ la policestro, li liberigis ilin por “libero” iri hejmen. Laborista sorto!

Vidu, K-doj, kiel la bulgara burĝaro turmentas la Laboristaron.

Nia kuraĝo ne perdiĝas. Ni devas batali ĝis la venko, kaj ni atendu “La unuan tagon”, kiel diras la revoluciulo Botev.

Teksistoj.

USONAJ DEMANDOJ

Altaj salajroj

La Internacia Laboroficejo ĵus eldonis raporton de ĝia vic-direktoro, s-ro Butler, pri Industriaj Rilatoj en Usono. Unu el la plej interesaj ĉapitroj en tiu libro pritraktas la doktrinon pri altaj salajroj. El la sciigoj kolektitaj s-ro Butler kalkulas, ke la valoro de la manufakturaĵoj de Usono pliiĝis je 149 elcentoj dum la lastaj dek jaroj, sed ke salajroj pliiĝis eĉ plie (175 elcentoj). La meza valoro produktita ĉiujare de ĉiu laboristo plialtiĝis de 3447,84 dolaroj al 6892,93 dolaroj, dum la meza jara salajro pliiĝis de 579,14 dolaroj al 1253,93 dolaroj.

Plene kunkalkulinte la pliiĝon de la vivkosto dum la sama periodo, oni povas konkludi, ke la aĉetpovo de salajroj pliiĝis je 37,1 elcentoj. Certe la vivnivelo de la laboristoj estas plej alta en la plej bone organizitaj metioj. Tamen estas sendube, ke okazis ĝenerala plialtiĝo de la prospero de la Laboristaro en Usono kune kun pliiĝanta produktado.

S-ro Butler diras: “Usonaj mastroj nun ĝenerale esprimas la opinion, ke altaj salajroj estas profitaj, kiel instigo al produktado, kiel kaŭzo de pli bonaj sentoj ĉe la laboristoj, kaj ankaŭ tial, ke ili kreas ĉe la salajruloj aĉetpovon, kiu nutras kaj subtenas prosperon. La pago de bonaj salajroj certe produktis tiujn rezultojn, sed se oni imagus, ke la meza Usona mastro intence akceptis politikon favoran al altaj salajroj, tial ke li antaŭvidis tiujn rezultojn, oni supozus en la antaŭvidon, kiun li ne povus pretendi. Estas ja vero, ke s-ro Henry Ford starigis minimuman salajron de 5 dolaroj por okhora tago jam en januaro 1914. Tiel farante, li radikale deflankiĝis de la tiam kutimaj salajroj kaj kaŭzis grandan maltrankvilecon kaj proteston ĉe siaj konkurantoj. Li faris tion, laŭ sia propra klarigo, tial, ke li opiniis, ke ĝi estas bona negoco, kaj li trovis ĝin “unu el la plej bonaj kostmalpliigantaj proceduj, kiujn ni iam faris.” Tamen lia ago estis escepta kaj ne estis ĝenerale imitata. Do la lasttempa pliiĝo de salajroj povas esti atributa al la ekonomiaj kaŭzoj antaŭe priskribitaj, kaj ne al intencita politiko. Tamen, oni trovis, ke altaj salajroj kunportas kompensojn, kiujn oni ne konjektis. Estas sendube, ke ilia efiko kiel stimulo kaj al produktado kaj al konsumado estis plibone komprenita de la mastroj ol iam antaŭe. La fakto, ke multaj miloj da laboristoj posedas superreston super la nuraj vivnecesaĵoj signifas pliigitan postuladon por ĉiuspecaj komercaĵoj, alivorte, pli konstantan merkaton kaj

— paĝo 4 —

108 — SENNACIULO

stimulon al plia produktado. Pro tiuj motivoj, la principo estas nun larĝe akceptita ĉe Usonaj mastroj, ke estas bona politiko eviti laŭeble malpliigon de salajroj, ke laŭpeca salajro por la sama laboro devas ne esti malaltigita, kaj ke oni devas serĉi ŝparrimedojn ĉie alie, antaŭ ol tuŝi salajron.

Laŭ la esp. Bulteno de la Internacia Labor-Oficejo.

* * *

La strikoj malplimultiĝas

Laŭ Usonaj statistikoj studitaj en Informations Sociales (Industrial and Labour Information), eldonaĵo de la Internacia Laboroficejo, Usono estis, dum la dekdu lastaj jaroj, la scenejo de 28 000 strikoj, grupiĝintaj ĉirkaŭ 15 500 000 da laboristoj kaj kaŭzintaj perdon taksitan je pli ol 14 milionoj da dolaroj.

El la strikoj, kies rezultoj estis bone difinitaj, 34,5 elcentoj finis per venko de la laboristoj, 34,5 elcentoj per venko de la mastroj kaj 31 elcentoj per kompromiso.

La nombro de konfliktoj estis la plej alta de 1915 ĝis 1919. Depost ĉi tiu tempo, ĝi tre malplimultiĝis: 3630 strikoj kaj mastrostrikoj en 1919; 3411 en 1920; 2385 en 1921; 1112 en 1922; 1553 en 1923; 1249 en 1924; 1301 en 1925 kaj 1035 en 1926.

La Usonaj raportoj atribuas ĉi tiun malpliiĝon al la plialtiĝo de salajroj kaj progresoj de la teknika organizo de produktado.

Laŭ la esp. Informservo de Internacia Laboroficejo

KIOM KOSTAS LA SOLDATIĜO

Privataj elspezoj de Ĉeĥoslovaka soldato. Letero de dusemajna rekruto

“Jen mi informas vin pri miaj elspezoj depost mia soldatiĝo, kio okazis antaŭ apenaŭ du semajnoj. Volonte mi faras tiun ĉi raporton, por ke la Proletaro vidu, kiom oferas la kapitalista ŝtato el la sumegoj buĝetitaj por la militarismaj celoj al la bezonoj de la soldataro. La sekvontajn necesaĵojn mi devis aĉeti dum la unua tago:

kr. ĉ.
1 kofron el ligno kostis: 45.—
1 skatolon da ŝukremo (kiu jam baldaŭ forĉerpiĝas) „ 3.—
1 skatolon da ŝuŝmiraĵo „ 1.50
1 pecon da sapo „ 2.—
1 tubon da dentkremo „ 4.—
1 frotbroson „ 2.—
1 botelon da oleo (por purigi la pafilon) „ 8.—
1 maldikan ŝnur-bulon (por kudri la pajlosakon) „ 1.—
1 balailon (laŭ kunkolektita sumo por persono) „ —.70
ĉiusemajne la lavado de lavaĵo „ 3.50
najlojn por la ŝuplandoj „ 1.—
numerojn el lado (sur la bluzkolumon) „ 2.50
bulkojn kun kolbaso¹) „ 16.—
por cigaredoj „ 9.—
4-foja razado „ 7.—
5-foja vizito al kinematografejo²) „ 5.—
111.20

Ĉi supraj sumoj estas miaj elspezoj depost mia soldatiĝo. Se el ĉi sumoj ni deprenas la kostojn de konstantaj aĵoj (ekz.: de kofro, broso, ktp.) kaj la amuzelspezojn (kino), tiam ni povas konstati, ke por tiuj ĉi 11 tagoj mi bezonis 35—40 kronojn. Dum la sama tempo, kiel soldatan salajron mi ricevis 16.50 kronojn (por tago 1.50 kr.). Ve al tiu soldato, kiu ne havas ŝukremon, ŝuŝmiraĵon, oleon, kolumajn numerojn aŭ ordan kofron! Sed pri tio tute ne zorgas la sinjoroj de kie ni prenu la monon por aĉeti ĉion ĉi. Por viŝi la polvon, lavi la manĝujojn, ni tute ne havas ĉifonojn (tukojn). Ĉion ni mem devas akiri eĉ, se niajn ĉemizojn ni disŝirus por la supraj celoj.”

Jen la vivo de soldato en la “demokrata” Masarik-a lando. La grandegaj sumoj — la imposto de la popolo — estas oferitaj al la oficiroj kaj por la grandaj investoj de la armeo; kanonoj, tankoj, aeroplanoj ktp.

El la hungarlingva ĉeĥoslovaka gazeto “Munkas” (Laboristo), XVIII, 246, kompiltradukis Simplemulo.

¹) Matene je la 6-a horo ni trinkas nigran kafon, sed dum la ekzercado ni ĉiuj tiel malsatas, ke de la virinoj, kiuj sur la ekzercplaco komercas, ni aĉetas bulkojn kun kolbaso. Ĝi kostas — se ni malmulte kalkulas antaŭ- kaj posttagmeze — po 2 kronoj tage.

²) Ŝtata entrepreno, sed nature nur cenzuritajn filmojn oni prezentas.

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

(Daŭrigo dekunua)

Por ke la bieno restu nedividita, necesis, ke nur unu persono heredu. El tiu neceseco sekvis la hereda rajto de la unuenaskito. Li estris la familion post la morto de la patro, kaj daŭrigis prizorgi la hejman kulton al la prauloj kaj al la sankta fajro. Sed tio ne signifis, ke la aliaj gefiloj estis senigitaj je la komuna propraĵo. Ili restis en la familio sub la estrado de la pliaĝa filo, kiu ankaŭ devis prizorgi iliajn vivbezonaĵojn. La hereda rajto de la unuenaskito ĉiam entenis komunan vivon kun la aliaj anoj de la familio.

Komence ĉi tiu lasta konsistis ordinare el patro, patrino, gefiloj kaj sklavoj. Hodiaŭ ŝajnas al ni tre strange, ke sklavo povis esti konsiderata kiel ano de familio. Tiel tamen estis. Ni ne forgesu, ke ĉiu domo estis ia templo, kiun eniri ne povis iu ajn fremdulo. Kiam oni akceptis sklavon, okazis la religia ceremonio; oni prezentis lin al la hejmaj dioj; sur lian kapon oni verŝis purigan akvon, kaj manĝinte kelkajn kukojn kaj fruktojn kun la anoj de la familio, li estis adoptita. De post tiu momento la sklavo ĉeestis la religiajn ceremoniojn kaj ĝuis la protekton de la hejmaj dioj. Kiam li mortis, lia kadavro estis metita en la familian tombon.

La konsisto de la tiutempa familio treege malsimilis la hodiaŭan. Kaj ĉi-okaze ni notu, ke la signifo de la vorto familio tiam signifis: apudestanto de la fajrujo, aŭ: propraĵo. Ankaŭ la vorto pater (patro), kiu troviĝas en la greka, latina kaj sanskrita lingvoj, ne havis en la antikveco la nunan sencon. La pater estis la estro, la pastro, la juĝisto de la familio. Kiam temis pri patreco en la hodiaŭa senco, la antikvuloj uzis la vorton naskiganto.

Per la fakto, ke iu estis adoptita en la familion kaj sekve rajtigita apudesti la sanktan fajron, li por ĉiam perdis sian liberecon; li estis ligita ĝis la morto al iu difinita hejmo kun ĝiaj religio kaj estro. Kelkokaze la familiestro povis iel “liberigi” la sklavon; tiam ĉi tiu lasta fariĝis “kliento”, sed restis tamen ligita al la familio per la hejma kulto. La kliento ĝuis ian liberecon, sed ne plenan; li ekzemple ne povis edziĝi sen la permeso de la familiestro, kaj ankaŭ liaj infanoj devis obei ĉi tiun lastan. Kompense, la familiestro devis ĉiurimede protekti siajn klientojn, “per la preĝoj kiel pastro, per la lanco kiel militisto, per sia leĝo kiel juĝisto”. (Fustel de Coulanges.)

Kiel oni vidas, en la praantikveco, familio kun siaj postnaskitaj branĉoj, kun siaj sklavoj kaj klientoj povis konsisti el sufiĉe granda nombro da personoj. Atinginte tian stadion de malvolviĝo, la familio sin nomis gento. Ĝi formis ian malgrandan ŝtaton, ian patrion tute sendependan, kies estro tenis en siaj manoj la tutan regpovon.

Ĉe la antikvuloj la terra patria ne estis do ia abstraktaĵo kiel ĝi estas por la nuntempuloj kaj ĉefe por la proletoj. La patrio ja estis la grundo, kiun la hejma religio sanktigis, la tero, kie kuŝis la ostoj de la patroj kaj kiun okupis iliaj animoj; la patrio konsistis el tuta aro da lokaj diaĵoj al kiuj oni devis ĉiutage kulti. Tiutempe la patriotismo logike povis esti la plej alta kaj necesa virto. Ĉio, kio estis la plej kara al la homo miksiĝis kun la patrio. En ĝi li ja trovis sian bienon, sian sendanĝerecon, sian rajton, sian kredon. La privata intereso tute akordiĝis kun la ĝenerala intereso.

Tia patrio ne estis por la antikvulo nur loĝejo. Li forlasu tiujn sanktajn murojn, li transiru la sanktajn limojn de sia bieno kaj ne plu ekzistos por li religio,

— paĝo 5 —

SENNACIULO 109

Nutrado kaj saneco de laboristoj en USSR

Du fojojn dum la jaro (en februaro kaj en oktobro) estas esplorata la stato de l’ nutrado de laborista loĝantaro en 85 guberniaj kaj regionaj urboj. Ĉiun fojon estas esplorataj ĉ. 40 milojn da homoj de ĉiam samaj laboristaj familioj. (La rezultoj de esploroj estas presitaj en ĵurnalo “Statistika Revuo”, n-o 8 por la jaro 1927).

La rezultoj de tiuj ĉi esploroj estas jenaj. La nutrado de la laborista loĝantaro nun esencmaniere diferencas de tiu en la pasintaj jaroj: sekalan farunon oni manĝas 2½ fojojn malpli ol en la jaro 1923; tritikan farunon — 2 foje pli; terpomojn ⅓ malpli; sukeron — 4 foje pli; viandon — 2 foje pli; fiŝojn — ¼ malpli; legomojn kaj fruktojn ¹/₁₀ pli; sebon kaj buteron — 2 foje pli; lakton kaj laktajn produktojn ²/₃ pli; ovojn 3 foje pli.

Revolucio akiris al laborista familio rajton por viando, butero, sukero, ovoj. Konsumado de tiuj produktoj pligrandiĝis de 2- ĝis 4-foje por persono. La nuna nutrado de la laborista klaso pliboniĝis kompare al la antaŭrevolucia nutrado. Dank’ al tio pliboniĝis la sanstato de la laborista familio. Kvankam post la revolucio pasis nur 10 jaroj, tamen ni havas jam tian rimarkeblan rezulton kiel ekzemple pligrandiĝon de alteco, pligrandiĝon de brustamplekso, pligrandiĝon de pezo de nova generacio kaj plilongiĝon de vivo, malmultiĝon de morto inter la laboristoj.

Komence de l’ jaro 1924 en Moskvo estis esplorata la fizika stato de laboristoj-junuloj ĝis 14-jaraj. Nun estis esploritaj jam 130 miloj da homoj (en malsanulejoj kaj per medicina kontrolo). Tiun esploron oni povas kompari kun la egala esploro de fizika stato de laboristoj en Moskva gubernio farita de profesoro Erisman kaj doktoro Peskov, kiuj esploris antaŭ Revolucio 70 milojn da laboristoj, ankaŭ komence de 14-jara aĝo. Rezultato estas tia, ke ĉe laboristoj kaj junuloj de sama aĝo la alteco estas nun pli granda ol ĝi estis antaŭ la Revolucio: ĉe 14-jaroj — je 9 cm., ĉe 15 jaraj je 7,5 cm., ĉe 16-jaraj je 5,5 cm., ĉe 17-jaraj je 4 cm., ĉe 18-jaraj — je 3 cm., ĉe 22 jaraj je 2,5 cm., ĉe 23-jaraj 2 cm.

La stultuloj k. fanatikuloj ne abonas SENNACIULO-n . . . Male, ĉiu inteligenta kaj diligenta esperantisto ne nur abonas, sed ankaŭ senlace varbas abonantojn al la sola semajna laborista gazeto sennacieca.

Ju pli juna estas homo, des pli grandan parton de lia vivo li travivis dum la soveta potenco, kaj des pli estas rimarkebla la diferenco de pligrandiĝo de lia alteco kompare kun antaŭrevolucia alteco de laboristo kaj laboranta junulo de samaj jaroj. Tio same rilatas al brustamplekso kaj pezo de laboristoj; ili ankaŭ pligrandiĝis, aparte ĉe junularo.

La morteco malmultiĝis je unu triono. El ĉiu cento da loĝantoj de niaj urboj antaŭ la Revolucio mortis ĉiujare tri homoj. Sed nun ĉiujare mortas el cento nur du homoj. Alidire meza longeco de l’ vivo pligrandiĝis ĉe ni post la Revolucio je pli ol dek jaroj. Dank’ al la Revolucio la laborista loĝantaro gajnas jam meze de 10 ĝis 15 jaroj da vivo por unu homo (precipe dank’ al malmultiĝo de morteco inter la infanoj). Pli de libera tempo (mallongigo de labortago de 10 horoj ĝis 8, ĉiujara forpermeso, forpermeso ĉe akuŝoj), pli bona nutrado, plibonigo de loĝejaj kondiĉoj por multaj laboristoj kompare kun antaŭrevolucia tempo, pligrandigo de medicina helpo (socia asekuro, domoj de ripozo) — ĉio ĉi-tio sin montras. Ĉio donas rezulton en formo de plibonigo de saneco kaj plilongigo de l’ vivo de laboristo.

El rusa “Laborista Gazeto”, n-o 266 de 22. XI., esperantigis SAT-ano 6987.

nek ia socia ligilo. Ĉie alie ol en sia patrio li estas ekstere de la regula vivo kaj de la juro; ĉie alie li estas sen dio kaj ekster la morala vivo. Nur en la patrio li havas sian indecon kaj siajn devojn.

La patrio tenis la homon per sanktaj ligiloj. Defendi la patrion estis vere batali por protekti sian hejmon, sian fajrujon. Kio estas hodiaŭ nur trompo kaj mistifiko, tio estis tiutempe tute logika kaj eĉ necesa.

(Pluo sekvos.) E. L.

[REKLAMO p.5] La Esperanta Vortfarado laŭ la Fundamento de Paul Fruictier. Unika verko en nia lingvo, kiu detale pritraktas la derivadon kaj la signifon de l’ afiksoj kaj de l’ prepozicioj. La sola libro, kiu faciligos al vi la komprenon de la vortfarada meĥanismo. Prezo: 1,80 mk. g. Havebla ĉe Administracio de SAT

EL NIA VIVO

Loroĉka atendas respondon

“Panjo, panjo, la poŝtisto portas monon”, ĝoje ekkriis enirante dekunujara knabineto Loroĉka. Ŝia patrino en la sama tempo estis okupita per ordigo de ilia malgranda ĉambreto. Ĉie estis ĥaoso, malordigo. La patrino apenaŭ liberigis la tablon de senorde kuŝantaj libroj kaj paperoj, kiam ŝi rimarkis la severan poŝtiston.

“Ree, K-dino, via edzo sendis dekkvin rublojn. Mi eĉ opiniis, ke li aldonos al vi por la festo.”

“Ne, K-do, li simile al aliaj edzoj, kiuj eksedziĝis kun siaj edzinoj, forgesas kiam kaj kio al ni estas bezona.”

“Tio, K-dino, nur estas inda al laboristo ricevanta malgrandan salajron, sed ne al homo inteligenta, havanta bonan monatan salajron.”

En la sama tempo la poŝtisto elprenis paperon, sur kiu la patrino de Loroĉka subskribis sian nomon. Poste tranĉis ĝin je du partoj, malatente unu parton ĵetis sur la tablon kaj la alian, kun subskribo, redonis al la poŝtisto.

Poste, dekalkulinte 15 rubl. kaj adiaŭinte, rapide eliris la poŝtisto akompanata de laŭta bojo de ilia ĉambra hundeto Tobik.

Ree restis la patrino kun Loroĉka. Malgajaj pensoj trakuris en ŝia kapo. Kion fari? Kiel vivi?

Estas necese pagi por loĝejo, por elektrolumado, purigado de korto, aĉeti al Loroĉka somerajn botetojn, kaj bone nutradi ŝian malgrandan, malfortan Loroĉkan.

La larmoj aperis en ŝiaj okuloj. Loroĉka petas, ke oni por Pasko faru al ŝi buterbakitan panon, tiel nomitan “Kuliĉ”, aĉeti ovojn kaj nepre ilin kolorigi.

Sed la ovoj estas tre karaj: unu deko kostas 1 rbl. 25 kop.

“Mia kara Loroĉka, ja, vi bone scias ke mi kaj vi ne festas Paskon, do por kia celo ni elspezos la monon vane?!” diris la patrino.

Je ŝiaj vortoj Loroĉka respondis: “Panjo, niaj gemastroj hebreoj ankaŭ ne festas nian Paskon, sed ili bakas “kuliĉ”-ojn, ĉar ili estas bongustaj, kaj kolorigas ovojn, ĉar ili estas belaj. Mi volas, ke vi faru al mi ĉi tiun plezuron. Mi ankaŭ bone scias, ke nia festo estas la Unua de Majo, tamen mi petas vin, ke vi plenumu mian peton.”

“Mia karulineto, komence estas necese aĉeti tion, kio estas pli bezona, kaj poste, se restos iom, mi plenumos vian kapricon.”

“Panjo, ĉu por aĉeti Fabelojn de Andersen sufiĉos la mono? Leva, la filo de artisto, al mi diris, ke ili estas interesaj kaj li eĉ rakontis al mi unu el ili. Mi volas ilin legi.”

— paĝo 6 —

110 SENNACIULO

“Pri tio vi povas, Loroĉka, peti vian paĉjon. Por li ne estas tiel kare plenumi vian peton kaj sendi al vi libron, kiel donacon al Unua de Majo.”

Ĉe ĉi tiuj vortoj Loroĉka malgaje mallevis la okulojn kaj apenaŭ aŭdeble diris: “Jes, mia panjo, paĉjo povas aĉeti, sed li koleras kontraŭ vi kaj tial ĉesis ami min.”

Dum ĉi tiu interparolado en okuloj de patrino ree aperis larmoj. Kion ŝi ne farus por ĝojigi kaj plezurigi ŝian karan, solan filineton. Jam sep monatoj, kiel ŝi enskribiĝis borson por trovi laboron, sed laboron ricevi estas tre malfacile.

Ŝi ne estas kvalifikita. La sola laboro, kiu ŝin povas subteni materiale estas nur la oficeja, sed similaj al ŝi senlaboruloj estas multaj kaj pro tio la borso ne povas baldaŭ doni oficon.

Subite la rigardo de Loroĉka falis sur la paperon, kiu lasis la poŝtisto.

“Panjo,” ree kun ĝoja voĉo ekkriis ŝi, “vi kaj mi ne ekrigardis la paperon, opiniante ke tie nenio estas skribita, kiel ĉiam. Sed tamen tie-ĉi paĉjo skribas kaj petas min skribi al li leteron. Panjo, mi al li skribos, ke al ni malfacile estas vivi, mi skribos al li, ke mi deziras novan robon, Fabelojn de Andersen kaj blankajn pantoflojn. Mi skribos al li pri ĉio, kaj li al mi sendos. Ja, panjo, estas vere, ke li sendos al mi Fabelojn?”

“Mi ne supozas, ke li ĉi-tion plenumos, sed vi povas skribi pri ĉio, pri kio vi deziros.”

Post du tagoj, Loroĉka skribis leteron al sia paĉjo. Ĝis Pasko ŝi atendis respondon. Ŝi atendis leteron, ŝi atendis libron. La respondo ne venis. Loroĉka estis malgaja. La unuan tagon de Pasko pro malnovaj kutimoj alvenis al Loroĉka kuzoj kaj kuzinoj. Kun ĝojaj okuletoj ili rakontis pri donacoj ricevitaj de gepatroj, geonkloj kaj aliaj. Kun malĝojo rigardis patrino la malgajan vizaĝeton de Loroĉka, kiun ŝia paĉjo pro malamo al ŝia patrino ne volas ĝojigi.

“Panjo, al mi neniu ion donacis, eĉ paĉjo nenion alsendis.”

“Li ankoraŭ sendos al Unua de Majo, kiel li faris pasintan jaron”, rimarkis la patrino.

La duan tagon de Pasko la patrino kun Loroĉka iris tombejon. De tie ili vizitis junan onklinon Nadja. La onklino Nadja jam delonge aŭdis, ke Loroĉka tre deziras havi la libron Fabelojn de Andersen, kaj ŝi ne povis deteni sin kaj aĉetis tiun ĉi libron.

Granda ĝojo ekkaptis Loroĉkan. Ŝi forgesis pro ĝi eĉ danki sian karan onklinon, kiun ŝi tre amis.

Reveninte kontenta de onklino hejmen, ŝi prenis folieton de papero kaj diris al sia patrino:

“Mi skribos al paĉjo ankoraŭ leteron kaj diros al li, ke li ne aĉetu libron, ĉar ĝin oni jam donacis al mi. Ja, li senbezone elspezus monon.

La leteron ŝi skribis kaj sendis. Ree ŝi atendis respondon. Pasis ankoraŭ unu semajno. —

Estis Unua de Majo. Loroĉka kaj patrino promenadis en stratoj, rigardis trapasantajn manifestaciojn de gelaboristoj.

Ĉiuj estis gajaj, kontentaj.

Preterveturis aŭtomobilo, en kiu estis infanoj el infandomo. Gajaj vizaĝetoj de infanoj . . .

Reveninte hejmen Loroĉka demandis najbarojn:

“Ĉu estis hodiaŭ leterportisto? Ja, paĉjo devis sendi leteron.” La najbaroj ridetis . . . Respondo ne venis. Pasis ankoraŭ ses tagoj de majo. Pasis tuta majo, kaj fine pasis dudek tagoj de junio. Letero ne venis . . . Ŝi atendas . . . Sed al patro ŝi ne estas bezona. Por kia do celo li trompis infanon, petante, ke ŝi skribu al li leteron, se li ne deziris respondi al ŝi? Por kia do celo li ekdeziris ankoraŭ pli rompi animon de l’ infano, kies vivo jam estas — en ĉiuj rilatoj — duonrompita?

A s t r a ĥ a n j, Kanava.

Olga Cigankova.

MIA BUĜETO

Kun granda intereso mi legis buĝetojn de K-doj en “S-ulo”. Nun sekvas la mia: Mi estas 46-jara kaj 50% militinvalido kaj loĝas en Saksio. De ĉeĥoslovakia respubliko mi ricevas monate 112,50 kĉ., en germana mono 14 mk. . . . Post la mondmilito mi laboris, denove kiel teksisto en la fabriko. La 20-an de novembro 1924 mi malsaniĝis; de tiu ĉi tempo, mi ne plu povis laboradi. Dudek jarojn mi laboris kaj pagis al la germana invalidkaso. Pro tio mi ricevas monate 27,05 mk. g. Mia edzino laboras en fabriko, kiel kudristino. Ŝi gajnas semajne 22 ĝis 24 mk. g. Ni posedas domon. Niaj du infanoj estas 24 kaj 26 jaroj kaj povas zorgi por si mem. Antaŭ la malbona mondmilito mi povis zorgi por mia familio. Hodiaŭ mi estas kriplulo. Dum la milito la kapitalistoj alvokis: batalu, batalu. La patrolando zorgos poste por vi. Do mi volas montri kiel ĝi zorgas por ni, malriĉaj kaj devigaj batalintoj:

[BILDO p.6 | 38,32,52,45] Portreto de la aŭtoro: viro kun lipharoj, en kostumo kaj kravato.

E n s p e z o j (monate)

militinvalidmono . . . . 14,— mk. g.
el invalidkaso . . . . . 27,05 „ „
41,05 mk. g.

P. S. Sapo, kinoteatro, libroj, vivasekuro, medikamentoj, kuracado, vestaĵoj, naturamiksocieto, postmorta forbruliga societo, almozoj, partiokotizaĵoj, poŝtelspezoj ktp. mankas al mi. Se mia edzino ne kunhelpus, mi bankrotus.

E l s p e z o j (nur por mi, ĉar mia edzino zorgas por si mem)

funtoj Objektoj mk. g. pfen.
16 pano . . . . . . . . po 19 pfen. 3 04
2 butero . . . . . . . „ 230 „ 4 60
25 terpomoj . . . . . . „ 5 „ 1 25
2 bovoviando . . . . . „ 120 „ 2 40
1 porkviando . . . . . „ 130 „ 1 30
2 sukero . . . . . . . „ 36 „ — 72
½ kolbaso . . . . . . „ 70 „ — 70
½ lardo . . . . . . . „ 70 „ — 70
4 faruno . . . . . . . „ 23 „ — 92
2 makarono . . . . . „ 50 „ 1 —
1 malta kafo . . . . . „ 46 „ — 46
50 gramoj da teo . . . . . . . . — 70
125 „ „ kakao . . . . . . — 40
8 litroj da lakto . . . „ 26 „ 2 08
½ paketo de cikorio . . „ 14 „ — 14
8 haringoj . . . . . . „ 10 „ — 80
6 kukumoj . . . . . . „ 10 „ — 60
8 ovoj . . . . . . . . . . . 1 20
spico . . . . . . . . . . . — 50
23 51
400 funtoj da karbo . . . . . . . 6 —
ligno . . . . . . . . . . . 4 —
4 kilovatoj de el. energio „ 45 „ 1 80
elekt. horloĝ-prunto „ 25 „ — 25
4-foja razado . . . . „ 25 „ 1 —
ĉiun 3. monaton 1-foja hartranĉado . . . „ 75 „ — 25
popolgazeto . . . . . . . . 2 20
impostoj: por mia domo . . . . 5 40
por mia hundo jare 15,— mk. g. 1 25
por akvo . . „ 10,80 „ „ — 90
asekuroj: doma bruligo (ŝtata) . — 70
mebla bruligo . jare 6,90 mk. g. — 57
militorganiz-kotizo . . . . . . — 50
“S-ulo” kaj kotizo „ 9,50 „ „ — 79
Lab. esp.-grupo . „ 2,40 „ „ — 20
Lab. gimn.-societo „ 4,— „ „ — 33
49 65

Elspezoj . . . . . . . 49,65 mk. g. Enspezoj . . . . . . . 41,05 „ „ Ŝuldoj . . . . . . . . 8,60 mk. g.

(1225.)

[REKLAMO p.6] Ĉu jam troviĝas en via esperanta libraro la unika verko, kiu ebligas komprenon de la homaj problemoj kaj historio, la unua proleta atlaso? Se ne, havigu al vi ĉi belan instruan verkon. MALGRANDA TERBIBLIO originale verkita en esperanto de Prof. D-ro FERD. SZERENYI. ENHAVO: 11 grandaj landkartoj kaj multaj skemoj kun klariga kunteksto sur bonega papero. Form.: 26×36 cm. Prezo: 1,80 g. m. Havebla ĉe la Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig-0-27 (Germanio)

— paĝo 7 —

SENNACIULO 111

TRA ESPERANTIO

DE LA DEZIRO AL LA EFEKTIVIĜO . . .

Eĉ marksismo-lernanto scias, ke la produktofortoj de la socio malvolvas la kapitalismo. Ĝi konstruigas fervojojn, grandegajn ŝipojn kaj flugmaŝinojn; ĝi funkciigas poŝton kaj telegrafon; ĝi eĉ estas devigata doni al proletoj elementan instruon, por ke ili kapablu kompreni ordonojn de inĝenieroj aŭ ofici en kancelarioj. Unuvorte, la kapitalismo estas devigata krei ian kulturon.

Ĉe tia konstato, ĉu oni logike povas aserti, ke la kapitalismo ne kapablas starigi en la mondo internacian lingvon?

Sendube la internaj kontraŭdiroj de la kapitalisma sociordo ĉiam minacas pereigi milite la civilizacion. “La Kapitalismo portas en si la militon, kiel nubaro portas fulmon.” (Jores.) Tion devas plenkonscii la Proletaro kaj sin organizi por esti preta aliĝi la nepre venontan militon en revolucion, por kapti en siajn manojn la regpovon kaj tiel savi la civilizacion per starigo de sociordo sen klasoj kaj sen landlimoj.

Sed estas ankaŭ historia fakto, ke la militoj tendencas fariĝi pli kaj pli maloftaj, pli kaj pli ampleksaj — kaj pli kaj pli detruaj. Eble pasos multe da jaroj antaŭ ol okazos alia mondmilito. La lasta ŝancelis la fundamentojn de la kapitalismo en Eŭropo. Sed, ĉu oni do ne konstatas nuntempe, ke la kapitalismo reakiras ian ekvilibron? Grandaj sennaciecaj trustoj eĉ provas pli malpli sukcese ordigi, raciigi la produktadon. Fakuloj devas konfesi, ke la ĉefaj kapitalistaj ŝtatoj plifortigis lastatempe sian ekonomian potencon. “Sen ia dubo”, deklaris antaŭnelonge Buĥarin, “la kapitalistaj fortoj sur la kontinento pligrandiĝis lastatempe, la situacio de la kapitalismo ekonomie kaj politike plifortiĝis . . .”

Se tiel estas, ni devas el tiu konstato tiri logikan konsekvencon: la burĝa esperanta movado havas grundon por labori; ĝi ne estas baldaŭ mortonta, kiel asertas kelkaj K-doj. Ne morgaŭ la laborista movado devos preni en siajn manojn la tutan esperantan aferon . . .

Se la kapitalismo principe kapablas starigi internacian lingvon, ni kompreneble ne devas tion kontraŭstari. Reakcia estus tia sintenado. Ni ja ne kontraŭstaras la starigon de poŝtoficejoj kaj radiostacioj kapitalistaj. Ni simple devas nin organizi por utiligi por niaj celoj la lingvan ilon, kiel ni utiligas la poŝton kaj telegrafon.

Ĉu tio signifas, ke la laboristaj esperantistoj devas partopreni la neŭtralan movadon? Certe ne. Kiam laboristo per sia mono kaj energio subtenas la burĝan movadon, li agas same stulte, kiel tiu, kiu laborus senpage por funkciigi kapitalistan poŝtoficejon.

Sed estus same malsaĝe starigi la frontunuecon de la laborista esperanta movado kontraŭ la neŭtralan.

Estas necese kompreni, ke nia interhelpa, kulturcela movado ne devas iel ajn esti komparata kaj kvazaŭigata al iu ajn politika movado. Ni ne devas initi blinde kaj senpripense aliajn organizojn, kies taskoj tute malsamas tiujn de SAT. Ni prefere penadu akordigi nian agadon kun la realaj bezonoj de la Laboristaro, rilate tutmondan interligiĝon. Ni ne trudu al nia movado taskojn, kiujn neŭtraluloj povas nuntempe ankoraŭ plenumi.

Se la kapitalistaro, precipe la eŭropa, volas sur ĉiu kampo enkonduki raciigon, ĝi devos nepre ankaŭ alpreni esperanton por lingve raciigi la interrilatojn.

La kapitalisma raciigo laŭnature tendencas fariĝi je la malprofito de la laboristoj, se ili ne rezistas energie per la forto de siaj organizoj. Por pli bone kaj sukcese rezisti al la kapitalisma ekspluatado, la Laboristaro devas sin organizi mondskale. Kaj por tion fari kiel eble plej facile kaj celkonforme, ĝi devas ankaŭ raciigi sian organizan laboron per forigo de la lingvaj baroj.

SAT montras la vojon, ĝi liveras la bonan ekzemplon per sia celkonforma organiziteco. Ĉu tia tasko ne sufiĉas por okupi niajn laborfortojn? Dum ekzistas ankoraŭ sur la kvin sesonoj de l’ tero la kapitalista regsistemo, ĉu estus saĝe flanke de la laborista esperanta movado jam revi pri la gvidado de la tuta esperanta afero?

Laŭ mi sufiĉas starigi la demandojn, por ke tuj vidiĝu la ĝusta respondo. Ĉiu klaskonscia esperantista laboristo sopiras al la suprenleviĝo de sia klaso. Sed necesas ĝuste taksi la nuntempan situacion, kaj ne kredi, ke nia deziro pri baldaŭa forfalo de l’ kapitalismo sufiĉas, por ke ĝi efektiviĝu. Ekde la deziro al la efektiviĝo ekzistas iafoje longa vojo. Nia ĉefa zorgo ne devas esti la gvidado de la tuta esperanta movado. Ni prefere klopodu laŭ la plej bona maniero uzi la ilojn, kiujn kreas la kapitalismo, por nia klasbatalo kontraŭ tiu sama kapitalismo. E. L.

La burĝaro ludis en la historio rolon ekstreme revolucian . . . La bezono de ĉiam pli vasta debito por siaj produktoj pelas la burĝaron ĉirkaŭ la tutan terglobon. Ĉie ĝi devas ennestiĝi, ĉie loksidiĝi, ĉie krei interligojn. K. MARX k. F. ENGELS (La Komunista Manifesto)

Pri alsendotaj manuskriptoj

K-doj! Multaj el vi helpas al nia Redakcio per alsendo de artikoloj kaj komunikoj kaj ni estas tre dankaj al vi. Sed ni ankoraŭfoje petas, ke vi bonvolu alsendadi manuskriptojn klare skribitajn, sur unu flanko de papero kun sufiĉe larĝa marĝeno. Memoru ankaŭ, ke inter de vi skribitaj linioj devas (bedaŭrinde) enmetiĝi tiuj de la krajono de la redaktoro. Skribu do ne tro dense. Vi malŝparos unu centimon (kopekon, fenigon, groŝon ktp.) uzinte du foliojn de via papero anstataŭ unu, sed ne forgesu, ke per tio vi ŝparis al ni almenaŭ unu horon da laboro!

Ofte, tro ofte plej bonaj artikoloj ne povas esti utiligataj, ĉar mankas tempo por korektado kaj rekopiado! Do skribu klare, maldense, sur unu folio de papero kaj — lasu ankoraŭ 2—3 centimetran marĝenon! Ni firme kredas, ke vi plenumos nian deziron. Per tio vi helpos al plibonigo de nia “S-ulo”. Estas ja via deziro kiel la nia, ke “S-ulo” fariĝu ankaŭ la plej bona laŭlingve gazeto. Helpu en tio, K-doj! Red.

KONFERENCO DE SAT-ANOJ EN AMSTERDAM

Gekamaradoj el la 5-a Sektoro!

Paskon (la 7. kaj 9. de aprilo 1928) en urbo Amsterdam (Nederlando) okazos konferenco de nia sektoro. Sabaton, la 7-an de aprilo, ĝi estos malfermata per “salutvespero”, al kiu ni invitos la delegitojn de la laborista movado. Detala programo sekvos post kelka tempo. Ĉiuj gesektoranoj jam nun sin preparu por ĉeesti Paskon en Amsterdam. Anoncojn pri vizito akceptas kaj informojn donas K-do Gerard H. Bosma, Wingerdweg 1, Amsterdam-Noord (Nederlando). Ni zorgos por malmultekosta, sed agrabla ĉeestado.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Ĉeĥoslovakio. — En Most K-do Ŝvarc gvidas esp. kurson. — Jugoslavio. — Esp-o-rondo de grafikaj lab-istoj aranĝis en Zagreb grandan ekspozicion de tutmonda gazetaro por montri la gravecon de esp-o. La ekspozicio estis malfermita en Arta Pavilono. Pli ol 1400 gazetoj el 46 ŝtatoj estis kolektitaj dank’ al K-doj el diversaj landoj. Grandan intereson havis tiu ĉi ekspozicio. Ĉe la malfermo partoprenis delegitoj de ĉiuj lab. organizoj. Vizitis ĝin pli ol 2500 personoj. Ĉiuj gazetoj aperigis notojn. Tiu ekspozicia materialo estas transsendota al aliaj urboj de nia lando. (9762.) — Hispanio. La Barcelona stelo aranĝis la 15. decembro ekspozicion. Kiel sekvo komenciĝos kurso, kiu okazos lunde, merkrede k. vendrede. — Sovetio. — K-do Lingel havis 35 lekciojn en Tula pri esp-o en diversaj kluboj, fabrikoj ktp. Kursojn vizitis jam 259 personoj. (5087.)

MEMORNOTO

Represis el Sennaciulo:

Volksblatt, Bochum, 3. 9. 27: La moroj de l’ eskimoj. — L’ Effort, Lyon, 15. 10. 27: Laborkondiĉoj en Sud-Afriko, Sklavigitaj kulioj, El Blankrusio, “Hadniki”; 1. 11. 27: El sendependa Ĉeĥoslovakio, Faktoj kaj komentoj, El Turkio, Komunista Universitato, Sindikata Movado en Norvegio. — La Flamme, St.-Etienne, 29. 10. 27: Soveta registaro honoras esp-on.

Enhavis priesperantajn artikolojn:

Freie Sportwoche, Leipzig, 14. 12. 27. — El Socialista, Madrido, 22. 11. 27, 29. 11. 27. — Wochenbericht der Gesellschaft für kulturelle Verbindung der Sowjetunion mit dem Auslande, Moskvo, 14. 10. 27. — AIZ, Berlino, 14. 12. 27. — Krom tio ni ricevis 8 eltranĉaĵojn el Saznanie, Detroit (Usono), bulgara, komunista, semajna gazeto.

Enhavis tradukaĵojn el esperantaj leteroj:

Zviezda, Minsk, 19. 11. 27. — Raboĉi, Minsk, 19. 10. 27, 15. 10. 27. — Vlast Truda, Irkutsk, 23. 10. 27. — Krasnij Altaj, Barnaul, 16. 10. 27. — Zviezda (?), 30. 10. 27.

[REKLAMO p.7] Vortoj de Prof. Cart devas troviĝi sur la tablo de ĉiu, kiun interesas la evoluo de esperanto. La dua libro post Lingvaj Respondoj de Zamenhof; ĝi devas esti atente studata kaj relegata. Prezo: 2.— mk. g. Havebla ĉe Administracio de SAT

— paĝo 8 —

112 SENNACIULO

KLARIGO

Estimata Redakcio,

Rilate al la nekomprenebla frazo en mia artikolo Problemoj el Hindio aperinta en “S-ulo”, n-o 167 (15. decembro 1927, pĝ. 82), permesu doni la klarigon:

Chaman Lal revenis al la Labormovado por helpi ĝin. Li vidas, ke ĝi havas pravajn idealojn, kiujn li volas subteni. Aliflanke, Lala Lajput Rai timas, ke la Labormovado iĝos tro forta kaj tro revolucia. Li volas ĝin influi por bredi ĝin, aldirekti ĝian tendencon kaj treni la Labormovadon post la burĝaro, unuvorte forlogi ĝin.

Sincere via S. H. Brooks (SAT-ano 8500).

NIA POŜTO

1781. — Internacia Laborista Helpo havas kiel taskon helpi al la Laboristaro, okaze de strikoj, de senlaboreco, de katastrofoj ktp. — Internacia Ruĝa Helpo celas nur helpi al politikaj persekutitoj en la kapitalistaj landoj. — Ĉu vi ne konsentus verki iun “Tago el mia vivo”, aŭ iun “Mia buĝeto”? El Usono neniu SAT-ano kuraĝis tion fari.

3920. — Vi artikolo aperos, iom mallongigite pro manko de loko.

Al kelkiuj. — Lastatempe alvenis multaj leteroj, nesufiĉe afrankitaj, kiujn ni ne akceptis. La SAT-kaso ne permesas pagadi punafrankojn.

9134. — Via tradukaĵeto aperos.

6600. — Via tradukaĵo povos aperi nur en okazo de nepra bezono. — La artikolo ja sciigas nenion novan. Ĉiu laboristo povis en nacilingvaj gazetoj legi jam delonge pri tiuj krimoj de la faŝismo.

10634. — Prozaĵo mezbona estas iafoje uzebla — ne versaĵo. E. L.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Aŭstrio.

K-do A. Rezniĉek (1686), dez. al siaj koresp-antoj k. amikoj tondran novjarsaluton kun multaj feliĉigoj k. sukcesoj en venonta jaro!

K-dino Elisabeto Löwinger, Hejnestr. 5, IV, Wien II, dez. koresp. kun ekstereŭropaj landoj pri lab. movado k. kondiĉoj, L, PK. Nepre resp.

Ĉeĥoslovakio.

K-do Karl Krause, Plankenweg, 1414/V, Warnsdorf (Nord-Bohemio), dez. koresp. kun sovetianoj pri ĉ. temoj.

K-do Josef Ŝvarcr, tipografo-redaktoro, Jeronymova, 1284, Praha VII, koresp. pri lab. turismo, interŝ. PM kun seriozaj filatelistoj. Nepre resp.

Germanio.

K-do Kurt Bihan, ŝuisto, Meissner Str. 26, Riesa a. E., dez. koresp. kĉl. pri lab. temoj. L, PK, PI, resp. ĉiam.

K-do Georgo Stumpfegger, Salzburghofen 51 b. Freilassing i. Bay., dez., interŝ. PM kĉl. Ĉiam k. tuj resp.

K-do Max Paul, Markt, 209, Strehla a. E., dez. koresp. kĉl. pri lab. movado k. a. temoj, interŝ. PM, L, PI.

K-do H. Gersmann, Wilch-Meierstr. 4, Herne III, dez. koresp. pri lab. temoj kĉl. L, PK, PI.

K-do H. Kreusel, Kl. R. W. Str. 25, Annaberg i. Erzgeb., interŝ. PI, kĉl.

K-do Otto Landgraf, n-o 70, Remse a. d. Mulde, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj L, PK, PI.

K-do Emil Reinhold, Ulbrichtstr. 4, III, Chemnitz i. Sa., dez. sinceran koresp-adon. Resp. garantiata.

Jugoslavio.

K-do Georgo Anin, apoteko, Kraljevo, forveturis el tiu loko k. lia adreso ne plu validas.

Latvio.

Adresŝanĝo: K-dino Alvine Erlich, Bikernieku-str. 33, lĝ. 16, Riga, (antaŭe Vidzemes ŝos. 46, lĝ. 18).

Sovetio.

— Nova Esp. Grupo, dez. koresp. kolektive k. individue kĉl., precipe kun junulorganizoj. Adr.: K-do J. Gubar, Pedteknikum, Melitopol (Ukrainio).

K-do Gregoro Efromov, Centralnyj telegraf., Samara vokzal, dez. koresp. kĉl. L, PI.

— Esp.-rondeto ĉe Lenin-klubo dez. koresp. kĉl. Adr.: Lenin-klubo, Mizikeviĉa, Odessa.

Adresŝanĝo: K-dino Natalio Jeleznjakova, Staro-Bujanskaja, 17, Samara (antaŭe en Sverdlovsk).

K-do Arnold Mandelŝtam, str. de Trockij 38, kv. 5, Sebastopol, dez. interŝ. PM kĉl. Nepre resp.

K-do Victor Fallin-Stroganov, studento, Mojko-str. 84, ĉ. 35, Leningrad, Centro, dez. koresp. kĉl. L, PI.

K-do Aleksandro Levin, Oranjerejnoje, Astraĥanskoj gub. (oficisto de Iĥtiologia Laboratorio), dez. koresp. nur kun samfakanoj de ĉl. Certe resp.

Adresŝanĝo: Urallanda k. Sverdlovska Distrikta Komitatoj, Pervomajskaja, 8, kv. 5, Sverdlovsk (antaŭe poŝtkesto 174).

— La Junular-Rondeto serĉas koresp. antojn el ĉl. pri problemoj de Junularmovado ktp. Adr.: S. Holesniĉenko, Sovetskaja, 19, Brjansk.

— Rostov-Don-a Esperantista Komitato en la nomo de urba soveto, profesiaj k. partiaj org.-ajoj sendas koran dankon al K-doj k. org.-ajoj salutintaj Rostov-Don-a Proletaron pro 10-a datreveno de Oktobra Revolucio. — Rostov-Don, poŝtkesto n-o 82.

K-do A. Sidorov, Poĉtov. jaŝĉik, 347, Rostov-Don. Interŝanĝe kontraŭ sovetiaj PM, dez. ricevi PK nur kun vidaĵoj de malliberaj k. monumentoj; esper. kaj IRH-gazet.

K-dino A. Petrova, Rostov-Don, Krasnoarmejskaja n-o 137, dez. koresp. pri div. temoj k. interŝanĝi PI.

ATENTU!

Kio estas la kaŭzo, ke miaj gekorespondantoj ne respondis ĝis nun? Ĉiuj estas petataj denove koresp-adi kun mi. — Mi ankaŭ dez. koresp. kun novaj gekoresp-antoj pri ĉ. temoj, kĉl. ekz.: politiko, sportoj en lab. mov., L, PM, PI, bfl.

Adr.: Willy Richter, Innere Bergstr. 8, Thalheim i. Erzgebirge

ATENTU!

Mi deziras serioze korespondadi pri lingvaj, literaturaj kaj kulturaj problemoj. Interŝanĝas librojn. Skribu esperante aŭ angle, ankaŭ francan lingvon oni povas uzi. Preferindaj estas loĝantoj el ĉefurboj (Parizo, Berlino, Londono, Romo, Tokio ktp.)

Adr.: Viktor Engelhardt, Zadnjaj-str. 5/20, Smolensk (USSR)

Gekamaradoj!

Esperanto-rondeto ĉe la lokaj sindikatoj intencas aranĝi esp.-ekspozicion k. vaste propagandi inter la sindikatanoj. La Gek-doj el la tuta mondo estas petataj sendi al ni ekspoziciaĵojn, propagand-materialon, esp-aĵojn, PI, bfl. Resp. garantiata.

Adr.: K-do A. Hirŝhorn, Katolu iela 10, Liepaja (Latvio).

Sendu multnombre! Helpu nin!

El ĉiuj landoj

ni bezonas nun validajn tekstojn de leĝoj pri eklezia] eksiĝoj.

Kiu helpos

kompili tiujn ĉi leĝojn kun dekretitaj komentarioj pri plenumado? Kopioj de originalaj tekstoj kun aldono de esperantlingva traduko estas necesaj. Sciigu ankaŭ al ni, kie tiaj leĝoj eblaj. — Eventualajn elspezojn ni repagos. — SAT-anoj, per tiu ĉi laboro vi servos al la liberiga movado proletara! Ĉiu aktivulo sin sentu devigata kunlabori kaj skribu al:

Hermann Platiel, Landshut i. B. (Germanio), Klötzlmüllerstr. 14/2.

Al SAT-anoj – gefervojistoj!

Urĝa peto

28.—30. 1. 28 okazos plenkunsido de Samara’a profunuiĝa komitato de fervojistoj. Bonvolu sendi salutleterojn de viaj profunuiĝaj organizoj aŭ la kolektivajn de apartaj gefervojistoj, eĉ la individuajn. Helpu starigi bone la esplaboron meze de Samara’a gefervojistaro. Ne malfrue. Ĉiu nepre ricevos respondon.

Ĝenerale estas dezirata konstanta interkorespondado de niaj fervojistaj komparti-aj, komunuiĝaj [?], profunuiĝaj, klubaj (k. iliaj div. rondetoj), IRH-organizoj kun samaj ĉiulandaj organizoj ankaŭ kun apartaj gefervojistoj (pri diversaj temoj). Mi peradas. Bonvolu skribi. Ĉiu proponanto nepre ricevos resp. Tamen mi gardas por mi rajton unuatempe preni tiom da konstantaj korespondantoj, kiom mi povas bone priservi, prokrastigante la aliajn por dua periodo de la laboro — post pretigo de novaj memstaraj korespondantperantoj-gefervojistoj.

Adr.: USSR, Samara, jeleznodorojnij posjolok Staro-Bujanskaja, 17, al Bazilo Jeleznjakov. Ruĝfratece k. sennaciece B. Jeleznjakov (5583)

ENHAVO:

La negra laborista movado en Suda Afriko, de Trinaŭkvinok . . . . . pĝ. 105 La faŝismo en Meksikio, J. Amaya „ 106 El sendependa Bulgario, de Teksistoj „ 107 Usonaj demandoj . . . . . . . . . „ 107 Kiom kostas la soldatiĝo, trad. Simplemulo . . . . . . . . . . „ 108 Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo . . . . . . . . . „ 108 Nutrado kaj saneco de laboristoj en USSR, trad. 6987 . . . . . . „ 109 El nia vivo, de O. Cigankova . . . . „ 110 Mia buĝeto, de 1225 . . . . . . . . „ 110 Tra Esperantio . . . . . . . . . . „ 111 Korespondado . . . . . . . . . . „ 112 Anoncoj . . . . . . . . . . . . . . „ 112

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

N-ro 171, 12-a de januaro 1928

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

4-a Jaro. N-o 171 — APERAS [S.A.T.] SEMAJNE — 12. Januaro 1928

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

Alilanda Delegitaro Esperantista en Sovetio

23 Esperantistoj el 12 landoj partoprenis la solenan festadon okaze de la 10-jara jubileo de Oktobra Revolucio

Antaŭ 10 jaroj, la 7-an de novembro (24-an de oktobro malnovkalendare) 1917, okazis io, pri kio multaj personoj, de filistroj ĝis eminentaj politikistoj, parolis tiel: — “Okazis nekredeble eksterordinara politika kuriozaĵo: la bolŝevistoj, laboristoj en ĉifonoj, kamparanoj en bastoŝuoj, malpuraj soldatoj — uzurpis politikan potencon en la grandega ŝtato! Eksterordinara kuriozaĵo, kiu kompreneble povas daŭri ne pli ol du semajnojn… Jes, jes, sendube, la bolŝevistoj krevos ne pli malfrue, ol post du semajnoj…“

Sed pasis du semajnoj, poste du monatoj, du jaroj…

Pasis 10 jaroj!

Elĉerpiĝis la profetemo de ĉiuj kontraŭrevoluciaj profetemuloj.

Kaj jam la milionoj de Laborularo Sovetia estas solene festintaj sian grandan jubileon: la unuan jardekon de Oktobro.

Al sia festo ili invitis multan alilandan gastaron: ĉ. 1000 delegitoj el 47 landoj de la mondo venis Sovetunion por partopreni la solenan feston.

Ne reĝoj, ne princoj, ne magnatoj kapitalistaj aŭ aliaj grandmoŝtoj feliĉigis la grandan feston per sia vizito el fremdaj landoj.

Ne ili venis.

Simplaj laboristoj, ruĝfrontbatalantoj, kamparanoj, progresemaj intelektagantoj — jen kiu estis dezirita gasto de la internacia proletara festo.

Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU) estis unu el la proletaraj organizoj, al kiuj estis prezentita la honora rajto inviti siajn gastojn al la tutunia Oktobra festo. Kaj ĝi invitis 12 esperantistojn el 9 landoj (Francio, Germanio, Britio, Svedio, Norvegio, Aŭstrio, Latvio, Estonio, Finnlando). Bedaŭrinde 1 K-do ne povis alveni kaj venis nur 11 K-doj: 4 komunistoj, 4 socialdemokratoj kaj 3 senpartiuloj (5 laboristoj, 5 oficistoj, 1 studento).

Sed, anstataŭ la mankinta K-do pro la disvastiĝo de esperanto, inter la aliaj diversaj delegitaroj troviĝis ankoraŭ 12 esperantistoj el 8 landoj (Germanio, Aŭstrio, Latvio, Norvegio, Britio, Belgio, Japanio, Sud-Afriko). Sume do la Oktobran festadon partoprenis 23 esperantistoj el 12 diversaj landoj. Kun granda kontento ni konstatas tiun ĉi fakton.

La ŝtato de Laboristaro oficiale akceptis inter la gastoj ĉe sia plej alta festo la delegitaron de alilandaj esperantistoj. Do ne vane pasis 40 jaroj da esperantomovado! Do ne vane pasis la sesjara laboro de SAT!

Antaŭ tiu ĉi grava fakto ekŝajnas esti malŝatindaj ĉiuj niaj ĝishodiaŭaj sukcesoj. Kaj tiu ĉi fakto verŝas en nin pli da nova energio, da nova kuraĝo, da nova forto por la plua laboro, por la bono de la tutmonda Proletaro.

[BILDO p.1 | 25,41,73,67] Grupfoto de la esperantista delegitaro: dek du viroj kaj unu virino sidantaj en du vicoj, du viroj starantaj malantaŭe.

Esperantista Delegitaro ĉe la Oktobro-festoj en Sovetio Sidas de maldekstre Gek-doj: O. Bässler (Germanio), F. Sons (Britio), G. Salan (Francio), R. Marthinsen (Norvegio), E. Adamson (Svedio), A. Krastin (Latvio), A. Lundström (Finnlando), M. Klein (Aŭstrio), H. Hempel (Germanio), kaj R. Lerchner (Germanio). Staras K-doj: J. Lidin kaj V. Javoronkov (Moskvo).

Kun la esperanto-delegitaro tra Sovetio

La delegitaro esperantista ĉe la Oktobra festo en Sovetunio konsistis el sekvantaj Gekamaradoj: Einar Adamson (Svedio), Otto Bässler, Hugo Hempel kaj Richard Lerchner (Germanio), Georges Salan (Francio), Antonio Krastin (Latvio), Martin Klein (Aŭstrio), Frederik Sons (Britio), Arne Lundström, (Finnlando), Rosa Marthinsen (Norvegio), A. Kirikal (Estonio). Krom ili, en la konsisto de aliaj delegitaroj estis es-

— paĝo 2 —

114 — SENNACIULO

perantistoj: 3 K-doj el Germanio, 1 el Aŭstrio, 1 el Latvio, 1 el Norvegio, 2 el Belgio, 2 el Japanio (Ujaku Akita kaj Kvandzo Nalmi), 1 K-dino el Britio (M. Dunn), kaj 1 K-do el Sud-Afriko (negro). Entute: 23 Gek-doj el 12 landoj.

Alveno de la invititaj esperantistoj komenciĝis la 28-an de oktobro kaj la foriro — la 19-an de novembro. Lasta gasto forveturis eksterlanden la 8-an de decembro (escepte de unu K-do, kiu restis ankoraŭ pli longe.)

Dum la restado de la gastoj okazis 4 radiodisaŭdigoj en esperanto el Moskva Centra Radio-Telefona Stacio “Komintern“, kiujn partoprenis preskaŭ ĉiuj esperantistaj delegitoj. Jam estas ricevitaj informoj: el Danio, kie oni kun aparta plezuro aŭskultis la paroladon de japana K-do, kaj el Göteborg (Svedio), kie la parolado de sveda esperantisto estis sekvintatage presita en la loka gazeto.

La gastoj-esperantistoj vizitis sekvantajn urbojn: Leningrad, Tverj, Moskva, Smolensk, Minsk, Kiev, Ĥarkov kaj Naro-Fominsk (urbeto apud Moskva). Ĉie okazis multaj ekskursoj kaj vizitoj al diversaj institucioj, fabrikoj ktp. En Kiev okazis la 5-a radiodisaŭdigo en esperanto. Du K-doj vizitis ankaŭ Rostov-Don, Mahaĉ-Kala, Baku, Tiflis, Batum, Poti, Gagri kaj Novorossijsk.

En Moskvo la esp-aj delegitoj partoprenis du kunvenojn de Moskva esperantistaro kaj unuigitan kunsidon de Centra kaj Moskva Komitatoj de SEU. La esp-a delegitaro aktive partoprenis la Mondkongreson de l’ amikoj de Sovetunio, kie ĝi kolektis 250 subskribojn sub la deziresprimo pri akcepto de esperanto. Tiu ĉi fakto atestas grandan intereson al esperanto inter la kongresanaro.

Okazis la 6-an de novembro internacia konferenco por laborista korespondado per esperanto. La 7-an de novembro la tuta delegitaro ĉeestis la paradon de Moskva Laborularo sur Ruĝa Placo antaŭ la maŭzoleo de Lenin. La esp-aj delegitoj vizitis la redaktejojn de la ĵurnaloj “Raboĉaja Gazeta“ kaj “Izvestija CIK SSSR“. La ambaŭ redaktejoj konsentis apliki esperanton por la korespondaĵoj: la unua deziras ricevi artikoletojn kaj informojn pri la vivo de alilandaj laboristoj, vivo en diversaj landoj. Oni skribu, adresante: Moskvo (USSR) — al la nomitaj ĵurnaloj.

La esp-a delegitaro partoprenis kunvenon de laboristaj korespondantoj ĉe klubo de la ĵurnalo “Pravda“. Raportinto pri la problemo de internacia laborista korespondado K-do Iĥok rimarkigis, ke la vivo mem progresigis du vojojn de la internacia lab-ista korespondado: esperanton kaj foto-korespondadon. La gastoj vizitis fabrikojn, kazernojn de la Ruĝa Armeo, klubojn, instituciojn, teatrojn, infanejojn, malsanulejojn ktp. Dum la Kongreso de l’ amikoj de Sovetunio la esperanto-delegitaro estis kinematografita en aparta grupo.

En bankedo, aranĝita de Moskva Soveto por honorigo la gastojn, la prezidanto de la Popolkomisario K-do R i k o v kaj la popolkomisaro por klerigo K-do Lunaĉarskij toastis: “Vivu Esperanto!“

La gastoj vizitis Centran Komitaton de la Sindikato de PTT-laboristoj, kie interalie oni permesis akceli, ke sur la resendataj poŝtaĵoj klarigo pri la kaŭzo de resendo estu farata en esperanto. En ĉiuj vizitoj la esp-aj delegitoj uzis esperanton. Estis farita tre grava kaj serioza propagando por esperanto kaj SAT.

De la poli-sovetia limpunkto Negoreloe la esp-aj delegitoj, revenante hejmen, sendis adiaŭ-leteron al CK SEU: “Transirante la sovetian limon, la Delegitaro esperantista ankoraŭ unu fojon esprimas sinceran dankon por via invito. Vivu nia komuna laboro kaj venko!“

Internacia Konferenco pri Laborista Korespondado

en Moskvo, la 6-an de novembro 1927

La Internacia Konferenco pri Laborista Korespondado malfermiĝis en Moskvo en la ejo de Teknikumo por Interkomunikado la 6-an de novembro 1927 — en la antaŭtago de la 10-jara jubileo de Oktobra Revolucio. La konferencon ĉeestis proksimume 50 partoprenantoj el 10 diversaj landoj (Germanio, Britio, Svedio, Norvegio, Finnlando, Latvio, Aŭstrio, Japanio, Francio kaj Sovetunio).

Iniciatita de Sovetrespublikara Esperantista Unio, la konferenco estis tute dediĉita al la problemoj de l’ internacia laborista korespondado per esperanto.

Kiel prezidanto de la konferenco estis elektita K-do B ä s s l e r (Germanio) kaj kiel sekretario — K-do N. N e k r a s o v (Sovetunio).

Unua raporto estis farita de K-do E. D r e z e n (Sovetunio) pri la ĉefaj taskoj de l’ ekzistantaj laboristaj esperantoasocioj rilate al la organizado de l’ internacia laborista interproksimiĝo.

Duan raporton faris K-do O. B ä s s l e r (Germanio), kiu rakontis pri la agado de Esperanto-Servo de SAT en Leipzig. Li atentigis pri diversaj mankoj en la laboro por laborista informado kaj korespondado per esperanto, aparte akcentinte oftan nerespondadon de diversaj K-doj je senditaj al ili demandoj. Tiuj ĉi nerespondado kaj malakurateco estas la plej pereigaj por la laboro.

Pri la raporto de K-do B ä s s l e r okazis vigla diskutado.

K-do R. L e r c h n e r (Germanio) subtenis la raportinton en la demando pri nerespondado kaj proponis plej energie kontraŭbatali tiun ĉi plej malbonan danĝeron en la afero.

K-do B. P e r e l ŝ t e j n (Sovetio) informis la konferencon pri kelkaj gravaj sukcesoj de laborista esperanto-korespondado inter la presistoj. Li alvokis imiti la ekzemplon de la presistoj ankaŭ en la aliaj regionoj de la vivo.

K-do A. K r a s t i n (Latvio) rakontis malgrandan fakton, kiu estas tamen tre pripensinda: Latvia Laborista Esperanto-Asocio en Riga dissendis al diversaj landoj peton komuniki tradukon de la devizo “Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu“ en koncernaj naciaj lingvoj. Malgraŭ bagateleco de la peto, preskaŭ neniu respondo estis ricevita. Oni nepre devas trovi ian rimedon por evitigi tiajn malbonaĵojn.

K-do E. A d a m s o n (Svedio) klarigis, ke tre ofte kaŭzo de nerespondo estas, ke la demandinto nelegeble skribis sian adreson aŭ eĉ tute forgesis ĝin noti. Tiaj okazoj estas tre oftaj. Sekve oni devas esti pli atentemaj. Malgraŭ tio oni ne devas tro malmulte taksi la grandajn sukcesojn, kiujn akiris la internacia laborista korespondado per esperanto kaj speciale la laborista korespondado por la gazetoj. Eĉ burĝa gazetaro nun ekimitas la uzon de esperanto por havi korespondaĵojn el aliaj landoj.

Respondante al la diskutintoj, K-do O. B ä s s l e r diris, ke necesas dispartigi la individuan korespondadon de la kolektiva. Por la individuoj sufiĉas la koresponda fako en Sennaciulo: tie ili serĉu mem dezirindajn korespondantojn al si. La Esperanto-Servo de SAT povas prizorgi nur korespondpetojn kolektivajn. En la laboro ne necesas propagandi esperanton: oni ne facile interesiĝas pri esperanto mem. Kontraŭe, nur la praktika rezulto interesigas pri esperanto.

Plue sekvis la tria raporto, tiu de K-do G. D e m i d j u k (Sovetio) pri la praktika aplikado de esperanto en la teknikaj organoj. Li citis la pedagogian gazeton “La Vojo de Klerigo“ kaj la radioteknikan “Radio-Amatoro“, kiuj eldonas resumojn esperanto-lingvajn. Nur praktika aplikado de esperanto ebligos vastigi la movadon. La movado kreskos ne, ĉar esperanto estas bela kaj bona, sed ĉar ĝi estas praktike utila. En la regiono de fakaplikado esperanto devas esti pli energie antaŭenpuŝita. Devas ekekzisti esperantistoj-scienculoj, esperantistoj-inĝenieroj, kiuj laborus en sia fako per esperanto. Tiel ankaŭ ebliĝus la kultura kaj intelekta kontakto inter Sovetio kaj aliaj landoj — per esperanto.

La raporto de K-do G. D e m i d j u k estis akceptita sendiskute.

K-do E. A d a m s o n (Svedio) parolis pri la grava signifo de korespondado

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 115

inter la sovetiaj ruĝarmeanoj kaj alilandaj soldatoj. Tia korespondado kaj senpera interligo de la ruĝarmeanoj kun laboristoj tutmondaj estas plej bona garantio por neniigo de la opinio pri Sovetio kaj Ruĝa Armeo, kiu estas disvastigata en Okcidento de la burĝaro.

La propono de K-do A d a m s o n sendi tiusencan saluton al la Ruĝa Armeo estis akceptita de la konferenco.

Sekvis raporto de K-do V. J a v o r o n k o v (Sovetio) pri la esperantaj radiodisaŭdigoj el Sovetio, kiuj estas grava faktoro de la kontakto inter Sovetio kun la alilando.

Transirinte al la sekvanta punkto de la tagordo, la konferenco pridiskutis la raporton de K-do E. A d a m s o n (Svedio), kiu informis pri la okazonta VIII-a kongreso de SAT en Göteborg (Svedio) en 1928. Estas esperataj subvencio de la urbestraro, senpaga loĝejo. Estas projektataj ekspozicio, ekskurso al Leningrado ktp.

Diversaj demandoj, faritaj de kelkaj K-doj al K-do A d a m s o n pri la kondiĉoj de la vojaĝo, estis de li responditaj. Aparte K-do R. L e r c h n e r (Germanio), memorigante pri la sperto de la antaŭaj kongresoj, rekomendis plej frue diskonigi ĉiujn kondiĉojn de la kongreso en plej detala maniero. K-do N. N e k r a s o v konsilis eldoni kongreslibreton.

[BILDO p.3 | 12,27,60,54] Grupfoto de la konferencanoj en ornamita salono, kun kronoj el verdaĵoj, granda stelo kaj portreto malantaŭe.

Internacia Konferenco pri Laborista Korespondado en Moskvo, la 6-an de novembro 1927 Supre: Javoronkov, Salan. — Staras: Lerchner, Lundström, Krastin, Drezen, Bässler, Nekrasov, Lidin, Demidjuk, Incertov, Januŝevskij. — Sidas ĉe la tablo: Klein, Adamson, Akita, Marthinsen, Hempel, Zimmermann, Nalmi, Sons. Kaj aliaj.

K-do M. K l e i n (Aŭstrio), aprobante tiujn ĉi radiodisaŭdigojn, proponis elekti pli taŭgan tempon por plibligi la aŭskultadon en alilando, ĉar longa ondo dum tago ne estas aŭdebla.

K-do H. H e m p e l (Germanio) subtenis K-don K l e i n, citante la fakton, kiam ili sensukcese provis aŭskulti la esp. radio-disaŭdigojn el Moskvo.

K-do N. N e k r a s o v (Sovetio) klarigis, ke la citita de K-do H e m p e l malsukceso okazis ne pro maloportuna tempo, sed pro malhelpo farita de radiostacio germana.

K-do V. J a v o r o n k o v informis, ke la esp. radiodisaŭdigoj el Moskvo estas kutime tre bone aŭskultataj en multaj landoj ĝis Francio, Palestino, eĉ Afriko. La esp. disaŭdigoj, kiuj okazas ĉiulunde je la 22.30 h. MET per la ondolongo 1450 metroj el la Moskva Centra Radio-Telefona Stacio “Komintern“, estas tute oportunaj. Ankaŭ disaŭdigoj per mallongaj ondoj estas baldaŭ organizotaj.

Sekvis akceptado de la rezolucioj pri ĉiuj aŭskultitaj raportoj. Ĉiuj rezolucioj estis aprobitaj unuanime (Legu ĉi-sube).

Ĉe la finiĝo la konferenco estis informita pri la okazonta Mondkongreso de l’Amikoj de Sovetio. Estis farita propono prezenti al la Kongreso proponon akcepti esperanton por plifaciligi la kultur-rilatojn inter Sovetio kaj alilando¹).

Post danksaluto de K-do A. D m i t r i e v, farita en la nomo de la esp-a grupo ĉe la Teknikumo por Interkomunikado, en kies ejo okazis la konferenco, K-do O. B ä s s l e r anoncis la konferencon fermita.

¹) La Mondkongreso de l’ Amikoj de Sovetio okazis en Moskvo 10.—12. novembro 1927. — 250 kongresanoj el 26 diversaj landoj subskribis la deklaron pri utiligo de esperanto en la kultur-rilatoj inter Sovetio kaj aliaj landoj.

Rezolucioj ĉe la Konferenco

I. Rezolucio pri ĝenerala direkto de la agado de laboristaj esperanto-asocioj

La konferenco salutas SAT kaj la landajn laboristajn asociojn, konstatante, ke dum la jaroj pasintaj la movado pork kaj per-esperanta inter la Laboristaro kreskis rimarkinde. Tiu natura kreskado de la movado, plene konforma al la venonta rolo de la Proletaro tutmonda, estis ankoraŭ rapidigita per laŭcela organizo de la ekzistanta laborista esperanta movado. SAT kaj la naciaj Asocioj, memstare laborantaj en siaj kampoj, sukcesis reciproke en plej bona maniero subteni unu la aliajn, — konservante la necesan unuecon de siaj labor- kaj batal-metodoj.

La konferenco instigas, ke SAT laŭeble pli aktive intervenu ĉe diverstendencaj Asocioj kaj Internacioj laboristaj — por ke ili esploru la problemon pri lingvo internacia kaj akceptu ĝian praktikan uzon. Estante certa, ke en la proksima estonto SAT faros gravan kaj utilan laboron por la tutmonda unueciĝo de la Laboristaro kaj por altiĝo de ĝia kulturnivelo, — la konferenco alvokas ĉiujn klaskonsciajn esperantistojn laŭeble aktive partopreni en la laboro de SAT.

Same — konstatante neeviteblan organizan kaj moralan dekadencon de la neŭtrala (burĝa) esperanto-movado, — la konferenco instigas ĉiujn verajn kaj sincerajn esperantistojn laŭeble helpi, ne pretendante pri iu gvida rolo, la kreskon kaj progreson de esperanto en la laboristaj amasoj. Nur inter tiuj amasoj kaj nur kun ili povos esti realigita la bela espero pri stariĝo de universala lingva interkomprenilo.

II. Rezolucio pri organizo kaj pri plintensigo de la internacia laborista esperanto-korespondado

La konferenco notas la grandajn servojn, kiujn faras esperanto en la servo de tutmonda interkompreniĝo de la proletoj. Ĝi danke notas, ke la informa servo de SAT bone sukcesis kaj multe utilis. Ĝi instigas, ke ankaŭ plej diversaj Asocioj kaj Internacioj laboristaj, — unuavice esperantistaj, — laŭeble organizu similajn informo-servojn, kiuj povus servi por reciproka interŝanĝado de abunda aktuala inform-materialo.

Konstatante, ke la problemo pri plej bonaj metodoj de gvidado kaj de organizado de internacia laborista korespondado, ĉu per helpo de informo-servo, ĉu senpere inter apartaj ĉeloj kaj izoluloj, estas ankoraŭ tro nova kaj malmulte esplorita, — la konferenco insistas, ke CK de SEU intervenu ĉe Profintern, (Tutsovetia Centra Konsilantaro de la Profesiaj Sindikatoj) kaj aliaj koncernaj institucioj pri kunvoko dum la jaro 1928 en Moskvo aŭ Leningrad de speciala internacia konferenco de “Labinkoroj“. La naciaj laboristaj asocioj esperantistaj

— paĝo 4 —

116 — SENNACIULO

kaj la praktikaj laborantoj en tiu kampo devas jam nun kolekti materialojn kaj prepari sin por tiu konferenco, por ke ĝi sukcesu montri la ĝustan vojon irotan de ni tiurilaten. Ĉar speciale grandan disvolvon la laborista internacia korespondado trovis en USSR, — la konferenco petas CK de SEU, ke ĝi preparu la raportojn kaj elektu la raportontojn pri: 1. internacia grup- kaj ĉel-korespondado kaj 2. pri internacia gazetservo kaj interŝanĝo.

Tiuj du punktoj devas ankaŭ esti la ĉefaj en la tagordo de la estonta konferenco.

III. Rezolucio pri utiligo de esperanto por reciproka kultura interligo de USSR kun eksterlando

La eventuala tasko preni en siajn manojn pluan progresigon de organizita esperanto-movado postulas, ke SAT kaj la laboristaj esperanto-asocioj, — propagandante kaj agitante en la rondoj laboristaj, — komencu samtempe vastigi sian laborkampon en fakoj teknikaj kaj specialaj. La situacio de USSR — ŝtato proleta-laborista, nun kontraŭstaranta al la landoj kapitalistaj — postulas, ke ĝuste la laboristaj rondoj esperantistaj laŭeble servu al firmiĝo de fakoj kaj kulturaj ligoj inter USSR kaj alilando. Tiakaŭze — la konferenco plezure notas la tendencon de Sovetiaj aŭtoritataj institucioj enigi esperanto-resumojn en la sovetia faka gazetaro kaj pliaktivigi la reciprokan peresperantan interŝanĝadon de la informoj kaj komunikoj inter asocioj kaj revuoj de USSR kaj alilando.

La konferenco alvokas ĉiujn laborulojn-esperantistojn — fakulojn — laŭeble subteni klopodojn tiurilatajn de SEU kaj servi tiamaniere al plej vasta penetro de esperanto en ĉiujn fakojn de moderna vivo same en USSR, kiel en la landoj kapitalistaj. Ĝuste per realigo de tiu faka uzo de esperanto — la sovetia esperantomovado faros unu el la plej gravaj servoj al la ĝenerala esperanta-movado.

Noti tion, tion memori kaj tial subteni tiurilatajn klopodojn de SEU — devas do ĉiu sincera kaj sindona esperantisto, deziranta utilon kaj sukceson al sia lingvo.

IV. Rezolucio pri la okazonta VIII-a kongreso de SAT en Göteborg

La konferenco deziresprimas, ke la organiza komitato de la kongreso: a) laŭeble dum la kongreso aranĝu fakkunsidojn de sindikatanoj diversaj; b) klopodu ĉe la sovetiaj aŭtoritatoj por organizado de speciale postkongresa ekskurso per ŝipo al Leningrad, kiun povus partopreni dezirantaj reprezentantoj de SAT-rondoj kaj laboristaj esperantaj asocioj; c) zorgu ke la eventuala ekskurso okazu samtempe kun la internacia konferenco de “labinkoroj“, kiu estu kunvokata tiuokaze en Leningrad.

V. Rezolucio pri Radio-Disaŭdigoj esperantaj el Sovetio

La konferenco danke konstatas grandan sukceson en eksterlando de sovetiaj esperanto-radio-disaŭdigoj kaj, notante, ke la eksterlandaj ŝtataj potencoj ĉiel klopodas ĝeni aŭskulton de tiuj radiodisaŭdigoj, petas, ke la Societo por Kultur-rilatoj inter Sovetio kaj alilando, la Societo “Radiotranslacio“ kaj la Popolkomisario por Poŝto kaj Telegrafo zorgu pri pluaj regulaj esp. disaŭdigoj kaj pri pliaktualiĝo de ilia enhavo.

Sekretario de la konferenco: N. Nekrasov.

ESPERANTO ĈE LA MONDKONGRESO DE L’ AMIKOJ DE SOVETIO

Inter la 10.—12. de novembro 1927 en Moskvo okazis Mondkongreso de l’ Amikoj de Sovetio. La kongreson partoprenis preskaŭ 1 000 delegitoj el pli ol 40 diversaj landoj. La kongreso estis grandioza manifestacio de l’ internacia solidareco kun Sovetio kaj de l’ unueca fronto de progresemaj ĉiulandaj kulturlaborantoj por defendi Sovetion kontraŭ ĉiuj atakoj.

La Kongreson partoprenis ankaŭ esperantista delegitaro, konsistinta el 23 personoj el 12 landoj (Svedio, Germanio, Francio, Latvio, Aŭstrio, Britio, Norvegio, Estonio, Finnlando, Belgio, Japanio, Sud-Afriko). Dum la kongreso, laŭ la iniciato de l’ esperantista Delegitaro, estis kolektita granda listo da subskriboj sub la sekvanta propono: “Konstatante la grandan malfacilecon kaj perdon de tempo, kiu okazas pro lingva diverseco dum interrilato de diversnaciaj reprezentantoj, dum tradukado de la paroladoj en ĉiu internacia kunveno, dum praktika disvastigo de inform-materialo unulingve preparita, — kaj observante, samtempe, ke estas bezonata unu certa helplingvo internacia por plifaciligo de la rilatoj inter Sovetio kaj alilando, kaj ke la lingvo esperanto malgraŭ sia nuna relative nesufiĉa disvastigiteco tamen jam liveras grandan utilon por internacia korespondado kaj kultura interkontaktiĝo, — ni, subskribintoj el diversaj landoj de la mondo, veninte por festi la 10-jaran jubileon de Oktobra Revolucio, proponas sekvantan deziresprimon:

a) celante plivastigon kaj pliprofundigon de la rilatoj inter Sovetio kaj alilando, estu rekomendata kaj allasata uzado de la lingvo internacia esperanto en leteroj, kunvenoj kaj aliaj okazoj, kiam aliaj lingvoj liveras embarason por interkompreniĝo; b) estu utiligata la helpo de la nun ekzistanta progresema esperanto-gazetaro kaj gruparo kiel peranto kaj ligilo por diskonigo de la informoj kaj artikoloj pri la vera stato en Sovetio kaj por organizo de kulturkontakto kun Sovetio, ĉu individua, ĉu kolektiva; c) la Societo por kulturkontakto inter Sovetio kaj alilando kune kun la koncernaj fak-asocioj kaj gazetoj zorgu pri stariĝo de regula esperantolingva informa kaj traduka servo tie, kie eblas tia aranĝo.

Tiu ĉi deziresprimo estis subskribita de 250 delegitoj el 27 diversaj landoj. Interalie la deziresprimon subskribis sekvantaj eminentaj personoj (bedaŭrinde multaj nomoj estas malfacile legeblaj):

  1. Francio (67 personoj) — Autant Lara, Ed. Autant, André Colomer, Grandjouan, Bernardon, Cabrol, Chabrit, Bernard Lecache, Jacques Sadoul, Francis Jourdain, Léon Moussinac k. a. 2. Germanio (27 personoj) — Willi Münzenberg k. a. 3. Svedio (10 personoj). 4. Britio (49 personoj) — Sh. Saklatvala k. a. 5. Belgio (17 personoj). 6. Aŭstrio (8 personoj). 7. Latvio (5 personoj). 8. Ĉeĥoslovakio (5 personoj) — Dr. J. Bartoŝ k. a. 9. Danio (2 personoj). 10. Estonio (1 persono). 11. Irlando (8 personoj) — J. Larkin (filo) k. a. 12. Holando (3 personoj) — J. W. Krugh k. a. 13. Usono (11 personoj) — Joseph Morris k. a. 14. Finnlando (4 personoj). 15. Meksikio (2 personoj. 16. Venezuelo (1 persono). 17. Kubo (1 persono). 18. Hindio (2 personoj) — Suhasini Narutra, Lakshmi Trivandrum. 19. Javo (1 persono) — Disponegoro. 20. Ĉinio (5 personoj) — D. T. Hsing, H. S. Liaŭ (Ligo kontraŭ Imperiismo) k. a. 21. Japanio (1 persono) — Ujaku Akita. 22. Sirio (1 persono) — Sénier Cherib Arslan. 23. Maroko (1 persono) — A. H. Mattar. 24. Mongolio (4 personoj). 25. Norvegio (11 personoj) — A. Oeberland k. a. 26. Sierra Leone (1 persono) — E. A. Richards. 27. Sovetio (2 personoj).

La deziresprimo estis transdonita al la Societo por kulturrilatoj inter Sovetio kaj alilando.

Alvoko de la Kongreso de l’ Amikoj de Sovetio

Ni, reprezentantoj de laboristoj, kamparanoj, kooperacio kaj de popoloj el sub la imperialismaj jugoj, — ni, laborantoj sur la kampo de scienco, arto, pedagogio kaj kulturo, — ni, socialdemokratoj, senpartiuloj, komunistoj kaj membroj de naci-revoluciaj partioj, — kolektiĝinte ĉe la kongreso de l’ amikoj de USSR en Moskvo okaze de la 10-jara

— paĝo 5 —

datreveno de la granda Oktobra Revolucio, — ni opinias, ke estas nia devo rekte diri al la tuta mondo jenon:

Ni konsideras la militon kontraŭ Sovetio kiel hontindan kontraŭrevolucion, kiel grandegan krimon kontraŭ la laboranta homaro.

La milito kontraŭ Sovetio estas milito kontraŭ la laborista klaso kaj kamparanaro por la intereso de l’ terposedantoj kaj kapitalistoj. La milito kontraŭ Sovetio estas krucmilitiro kontraŭ la socialismo por la intereso de l’ kapitalismo.

La milito kontraŭ Sovetio signifas militon kontraŭ la laborularo tutmonda, signifas subtenon de la plej nigra internacia reakcio en ĝia akcelado: ekstermi la laboristan movadon en ĉiuj landoj kaj subpremi la emancipiĝan batalon de la jugitaj popoloj.

La milito kontraŭ la laborista ŝtato signifas la subtenon de la sistemo de la konstante revenantaj imperialistaj militoj, kiuj estos ĉiam pli kaj pli reakciaj, ĉiam pli monstraj, ĉiam pli ekstermantaj kaj kiuj minacas transformi en amasegon da ruinoj la dum jarmiloj aglomeriĝantajn konkeraĵojn de la tekniko, kulturo, scienco kaj arto.

Ni nin direktas al ĉiuj honestaj militkontraŭuloj, al ĉiuj laborantoj de fizika kaj intelekta laboro kun la alvoko ekkomenci senkompatan batalon kontraŭ la militpreparo kontraŭ Sovetio, samkiel ankaŭ kontraŭ ĉiaspeca atako kontraŭ la proletara diktaturo senkondiĉe el kie ajn irus tiu ĉi atako, de kiu ajn ĝi estus subtenata kaj per kiuj ajn ideologiaj devizoj ĝi estus ŝirmata.

La kongreso konstatas, ke la internacia situacio lastatempe treege pliakriĝis. La politiko de la grandaj imperialistaj ŝtatoj dum la postmilita periodo elmontris la ĝustan karakteron de ĉiuj frazoj pri “defendo de la patrolando”, pri “justa milito”, pri “lasta milito”, pri “milito por libereco kaj progresado” ktp. Tiu ĉi politiko trovis sian esprimon en la malhonoraj rabkontraktoj (Brest-Litovsk, Versailles, Trianon, Saint-Germain, ktp.), en la ekstrema ekspluatado kaj en la aktoj de kruda perforteco en la kolonioj kaj en la respublikoj de Centra kaj Suda Ameriko, kies loĝantaro estas ekspluatata ankoraŭ pli forte ol antaŭe kaj krom tio estas submetata al barbaraj kaj hontindaj atakoj el la flanko de la imperialistoj, ĵus kiam atinginte politikan maturecon ĝi faras penon emancipiĝi de la despotoj (Egiptio, Hindio, Sirio, Maroko, Indonezio, Ĉinio ktp.).

La kongreso kondamnas tian konduton de la imperialistaj registaroj kaj decidas per ĉiuj fortoj defendi la jugitajn naciojn kaj unuavice la grandan ĉinan popolon, la popolon, kiu efektivigas heroecan lukton kontraŭ la unuigitaj fortoj de l’ imperialistoj kaj feŭdo-burĝara kontraŭrevolucio, ekstermanta nun sub la standardo de Kuo-min-tang la plej bonajn fortojn de la ĉina emancip-batalo.

La kongreso konstatas, ke tiu ĉi politiko de la reganta kapitalista klaso neeviteble sekvigos post si konfliktojn inter la kapitalistaj ŝtatoj kaj ankaŭ senkompatan batalon kontraŭ la ŝtato de la proletara diktaturo. —

La kongreso plue konstatas, ke la regantaj klasoj de Britio, antaŭ cent jaroj, en komenco de la epoko de la eŭropaj burĝrevolucioj, starinte en la unuaj vicoj de kontraŭrevoluciaj koalicioj kontraŭ la revolucia Francio, nun denove estas la unuaj de “sankta alianco” preparanta la kapitalistajn ŝtatojn al la batalo kontraŭ la unua laborista respubliko.

La kontraktorompo inter la konservativa britia registaro kaj Sovetunio, la indignigaj perfortagoj, la abomenigaj mortekzekutoj de la revoluciaj herooj en Ĉinio, la postulo forvoki Sovetambasadoron el Francio, la persekutado de la proletara ŝtato per gazetaro, la teroragoj, la furioza progresado en militpreparo, la diplomata, financ-ekonomia blokado de Sovetio — ĉio ĉi indikas la danĝeron de ekatako kaj minaco al la ŝtato de la venintaj laboristoj.

La kongreso salutas la politikon de la paco, realigatan de Sovetunio, kaj deklaras, ke nur danke al la firma volo al la paco, evidentigita de la Sovet-registaro, milito ĝis nun ne okazis. La kongreso deklaras, ke ĉiu kapitalista registaro jam antaŭlonge ekprenus armilon, se ĝi submetiĝus al tiaj abomenigaj perfortagoj, kiajn toleris la organoj de la proletara ŝtato en Londono, Pekino, Ŝanĥajo, Parizo kaj Varsovio (mortigo de Vojkov).

La kongreso deklaras, ke la kredo de la laboristoj kaj kamparanoj de Sovetio, same kiel ankaŭ de la Ruĝa Armeo, pri la pacemo de ilia registaro kaj la neceso defendi la konkeraĵojn de la revolucio garantios mobilizon de la tuta Laborularo en Sovetunio, por sukcese efektivigi defendbatalon responde al la atako de ie ajn. —

La reprezentantoj de la laboristoj, de la laborkamparano, de la revoluciema inteligentularo, de la subpremitaj nacioj vokas al la kuraĝa subtenado de Sovetio kaj de la ĉina revolucio. Nur laŭsistema organiza kaj propaganda antaŭpreparo al amasa manifestado povas esti konsiderata kiel honesta batalo por la socialismo kaj por forigo de la kapitalistaj militoj.

La kongreso direktas sin al ĉiuj laboruloj, al ĉiuj sinceraj adeptoj de la paco kaj defendantoj de la kulturo kaj civilizacio kun la alvoko — per ĉiuj rimedoj batali kontraŭ militpreparoj kaj kontraŭ militatencoj kontraŭ Sovetio.

Laboruloj de fizika kaj intelekta laboro en ĉiuj landoj, konkorde batalu — Kontraŭ la friponaj fortoj de la Kapitalo! Kontraŭ la barbaraj, imperialistaj militoj! Kontraŭ la imperialista perfortopolitiko en Ĉinio! Kontraŭ la sanga faŝismo! Kontraŭ la interveno al Sovetio! Batalu, defendu, gardu Sovetion, la patrolandon de la laboruloj, la bazon de la paco, la fajrujon de l’ emancipiĝo, la fortikaĵon de la socialismo, per ĉiuj rimedoj, per ĉiuj manieroj!

[REKLAMO p.5] [BILDO p.5 | 60,62,69,71] kvinpinta stelo. ATENTU SOVETIANOJ! Por senŝarĝigi la funkciadon de l’ SAT-perejo ĉe CK. SEU, la Administracio de SAT kun ĉi-anonco ekfunkciigas kroman specialan AGENTEJON DE SAT por Suda Sovetio (Ukrainio, Krimeo, Nord-Kaŭkazio, Transkaŭkazio) Adreso: KREMENĈUG, “Esperanto”. La Gek-doj el suda parto de Sovetio bonvolu denun ĉian monon por SAT sendi al tiu agentejo. Aliĝiloj kaj aboniloj estu preferinde senpere sendotaj al la Adm. de SAT en Leipzig. La Administracio de SAT

— paĝo 6 —

PER PROPRAJ OKULOJ

La Laboristaro ĉiulanda estis tiom multe trompata el ĉiuj flankoj, ke ĝi ofte malfacile kredas al informoj, kiuj estas disvastigataj en la publiko. Precipe strangan sorton tiurilate havas la informoj pri Sovetio, kiujn ordinare oni akceptas kun jam antaŭfiksita tendencopinio — ĉu pozitiva ĉe la amikoj, ĉu negativa ĉe la kontraŭuloj. Tial nerefuteblaj estas nur la faktoj, kiuj estas objektive konstatitaj “per propraj okuloj” de alilanduloj, persone vizitintaj Sovet-Respublikaron.

Jen do estas kelkaj faktaj opinioj de l’alilandaj esperanto-delegitoj dum la Oktobro-festoj en Sovetio. Ni publikigas nur kelkajn nemultajn fragmentojn, kiujn K-doj intertempe donis al ni. Ni esperas, ke ili interesigos la legantaron.

Jen kion diras K-do Lerchner:

“— La plej impona tago estis por mi la 7-a de novembro, kiam okazis la parado de la Moskva garnizono kaj la manifestado de la Laboristaro. Jam de la frua mateno marŝis la laboristaj batalionoj de la fabrikoj al la Ruĝa Placo. Pli ol unu miliono da homoj pasis antaŭ miaj okuloj. Se oni meditas pri tiu giganta manifestado, kiu daŭris ĝis la 7-a horo vespere, tiam oni konkludas, ke tia popolo, tia Laboristaro estas nevenkebla. Apartan laŭdon meritas la organizintoj de tiu grandega manifestado. Bona organizado kaj disciplino montris al mi, kiom da forto kaj pacienco kuŝas en la rusa Laboristaro…”

Laŭdante kaj aprobante, K-do Lerchner ne forgesas pri mankoj:

“— Dum nia ĉeesto en Moskvo ni havis la okazon viziti plurajn fabrikojn kaj kazernojn. La laboristoj en la fabrikoj faris al ni bonan impreson kaj estas tre kontentaj… Estas ja kompreneble, ke iuloke ekzistas ankoraŭ mankoj, kaj tiujn mankojn neniu laboristo provis kaŝi antaŭ ni, sed ĉiu sincere konfesis, ke ĉiu lando, kiu dum multaj jarcentoj estis malzorgata kaj subpremata, ne povas fariĝi post kelkaj jaroj senmanka paradizo…”

Ankaŭ K-do Bässler atentigas pri la mankoj, kiuj estas sekvoj de la objektivaj cirkonstancoj:

“— Ĉiuloke, sur ĉiuj kampoj mi devis konstati mirindan progreson. Jes, ankaŭ gravan mankon mi devis konstati en malgrandaj lokoj Minsk kaj Smolensk: foreston de la plej modernaj maŝinoj. Sed mi konscias kaj hontas: ja ni, germanaj proletoj, ne agis same, kiel la sovetia laborularo, ni permesis al niaj iamaj gvidantoj perfidi la revolucion. Do, maŝinoj el Germanio estas nun tro multekostaj, ĉar nunaj regantoj de nia “libera” respubliko liveras la maŝinojn al Sovetio nur kun granda profito.”

K-do Bässler kontraŭmetas al tiu ĉi objektiva manko gravan avantaĝon en la kampo de la kultura laboro en Sovetio:

“— Niaj vizitoj en lernejoj, universitatoj, kluboj ktp. pruvis al mi, ke la kultura laboro en Sovetio multe superas jam la “kulturan” laboron en kapitalistaj landoj, kaj krome ĝi tute ne estas komparebla kun tiu en kapitalistaj landoj: en Sovetio porproleta, en la kapitalistaj landoj kontraŭproleta edukado…”

Multe pri la kultura vivo en Sovetio parolas K-do Adamson:

“— Neniam en aliaj landoj mi vidis tiel viglajn klubojn kaj kunsidojn kiel en Sovetio. La kolektiva laboro tie tre bone evoluis. Multajn bonhumorajn gelaboristojn mi ĉie renkontis. Tute novan karakterizon ili donas al la laboro: oni renkontas en ili ne plu sklavojn, sed homojn, — laboristojn, kiuj sentas, ke ili konstruas kaj laboras al si mem, same kiel por la tuto… La lernejoj ŝajnas al mi esti la plej bonaj; kaj mi estas ravita pri la rezultoj, kiujn oni atingas, instruante laŭ la novaj metodoj, kiuj nur estas eblaj en socialista ŝtato… La pentraĵarto ankaŭ montras novan freŝan vivon. Tre zorge la novaj regantoj gardis la arton malnovan, samtempe subtenante la arton inspiritan de la nova epoko en la historio de rusa popolo… Mi vidis teatron kaj tuj mi devis pensi: “Ĉu tiel realan, vere vivan teatron oni povas doni, ekzemple en Svedio? Post kiam mi vidis la novan verkon de Gladkov “Cemento” en unu el la Moskvaj teatroj, mi ofte meditis pri la eblo ĝin transporti al sveda teatro. Mi estis konvinkita, ke estas neeble ĝin doni per svedaj aktoroj, ĉar ili ja vivas en alia mondo, en la mondo de l’ estinteco; ili estas tro influataj de la burĝa kulturo, kiu sin pli okupas pri sensencaĵoj ol pri grandaj problemoj… Kaj tie la arto estas por la popolo. Ŝajnas, ke la popolo kun granda apetito kaptas ĉiun eblon ĝui la teatran arton. En Svedio la teatroj ofte estas malplenaj kaj oni plendas, ke la popolo ne havas intereson. La malon mi trovis en Sovetio. Kaj tio tre ĝojigis min… En la tuta vivo de Sovetio oni rimarkas, ke tie nova tempo naskiĝis kaj ke la nova socio maturiĝas rapide, donante al la tuta popolo pli da kleriĝo, pli da kulturaj fruktoj, pli da lumo materie kaj anime kaj pli da ĝojo. La lumo venas el Oriento.”

Interesan fakton konigas K-do Lundström: “— Inter aliaj vidindaĵoj, kiujn mi vidis dum mia dusemajna estado en Sovetio, mian atenton tre altiris la moderna, ĵus finkonstruita presejo de Moskva “Izvestija”, kiun mi vizitis kun esperantista delegitaro. Pro la manko de tempo ni ne povis traviziti tutan domegon, sed jam la lokoj, kiujn ni vizitis, atestis al ni la modernecon de la presejo. La presejo tre bone montras la emon agi por la bono, por la higieno de la laboristoj. Krom la modernaj presmaŝinoj kaj iloj de preslaboro, mi povis konstati, ke la laborĉambroj estas vastaj, kun grandaj multon da lumo donantaj fenestroj. Por ĉiu laboranto ekzistas sufiĉe da spaco por senĝene labori. En la subtera etaĝo ekzistas la plej modernaj banejoj kun duŝo-aparatoj, aparte por virinoj kaj viroj. La muroj de la banejoj estas faritaj el la blanka kahelo kaj ili aspektas higienaj. Kun malĝojo mi devas konstati, ke en mia lando ĝis nun mi ne spertis tion, ke oni tiom oferas por la higieno de la laboristoj.”

Avare, sed kun plena firmeco sian impreson esprimas K-do Krastin. Li bone konis la antaŭmilitan Rusion, li havis ion por kompari, por konstati la diferencon, progreson kaj malprogreson, — kaj li skribas: “— Miaj supozoj iĝis pravaj. Mi nun per propraj okuloj vidis la staton de Sovetio, kiu en ĉiu direkto estas multe pli bona ol dum la cara tempo, kaj mi povas certigi, ke ĝi eĉ superas nun tiun de kapitalista ŝtato. Sufiĉas nur unu rigardo je la laborularo kaj oni tuj povas rimarki la grandan diferencon…”

Ni finu nian ĝeneralan revuon per sekvanta citaĵo el impresoj de K-do Klein, kiu estis la plej kritikema kaj postulema inter ĉiuj delegitoj. Li ĉion penis kontroli, palpi kaj mem konvinkiĝi, tial lia juĝo estas la plej sciinda. Kaj li skribis jenon: “— Estante dek tagojn en Moskvo, mi povas diri, ke la multaj antaŭjuĝoj, kun kiuj mi venis Sovetion, tute forflugis. Jam ĉe la polrusa limo, kiam venis komandanto de la Ruĝa Armeo en la vagonon kaj nin petis sekvi lin, tiam mia koro la unuan fojon tremis, ke mi nun povos surpaŝi la Sanktan Teron Sovetian. Kaj kiam en la novkonstruita halo impona de Njegoreloje nin salutis tia amaso da gelaboristoj, gekamparanoj kaj ruĝarmeanoj, kiam eksonis la Internacio kaj ĉiuj kunkantis, tiam mi ekkonis la internan ideon de la vortoj: “Ne nulo — ĉio estu ni!” Kaj kiam venis la muzikistaro en la vagonon, ludis revoluciajn melodiojn kaj mi poste parolis kun la homoj sovetiaj, mia ĝojo kreskis tiugrade, ke mi ne povas ĝin priskribi. Kaj kion mi poste vidis kaj travivis, kiam mi aŭdis, ke tuta enhavo de Sovetio apartenas al la Ŝtato kaj tiun ŝtaton regas kaj instalas la laboristoj mem, mi ekkonis, ke tiun ŝtaton oni devas ami el la profundo de la koro, per ĉiuj nervoj kaj fortoj kaj por ĝi en la animo konstrui altaron, sur kiu flamas eterna fajro de sindono senpripensa. Kaj kiam mi staris 12 horojn sur la Ruĝa Placo kaj tie preterpaŝis la taĉmentoj de la Ruĝa Armeo, de la armita Laboristaro kaj la alia popolo, — mi eksentis: tiu popolo neniam plu tolerus la sklavoĉenojn de kapitalismo kaj imperialismo, ĝin ne povos subigi la bandaĉoj de faŝismo kaj popismo, ĝi iros firmpaŝe al sia fincelo: la unuklasa, la senklasa laborkomunumo TERO…”

— paĝo 7 —

Esperantista Delegitaro parolas el la Radiostacio de ruĝa Moskvo

[BILDO p.7 | 15,11,58,31] Foto: du viroj sidantaj ĉe tablo, unu el ili legas el paperoj; maldekstre florvazo.

K-do Ujaku Akita (japana delegito-literaturisto) legas sian esp-an radio-paroladon antaŭ mikrofono en Moskvo la 7-an de novembro 1927. Apude sidas K-do N. Nekrasov (Moskvo).

Ĉiuj esp-istaj delegitoj faris tre interesajn paroladojn el la radiostacio donante ne nur siajn impresojn pri Sovetio kaj la jubilea festo, sed ankaŭ transdonante salutojn de siaj K-doj el la respektivaj landoj. Parolis K-doj: Ujaku Akita, konata dramverkisto japana, reprezentanto de la Japan-Soveta Arto-literatura Asocio en Tokio, Martin Klein, redaktoro de “La Socialisto” el Vieno (Aŭstrio), Georgo Salan (Francio), Richard Lerchner (Germanio), Frederik Sons (Anglio), Einar Adamson, redaktoro de “Väst-Svenska Kuriren” kaj de “Svenska-Arbetar-Esperantisten” en Goeteborg (Svedio), Kvandzo Nalmi (Japanio), Hugo Hempel (Germanio), Arne Lundström (Finnlando), Rosa Marthinsen (Norvegio), Antonio Krastin (Latvio), Otto Bässler (Germanio).

IMPRESOJ PRI SOVETIO

de okulvidinto, orelaŭdinto, fingrotuŝinto

Tiujn ĉi notojn mi dediĉas al Ŝura D., por ke ŝi aktiviĝu.

La 28-an de oktobro 1927-a, vespere je la 21-a h. eksterordinara homsvarmado estis rimarkebla en Pariz-a Nordstacidomo. Jam de kelkaj tagoj “l’ Humanité” anoncis, ke ĉi vespere, je la 22-a h., ekveturos la dua francia delegitaro al Sovetio por partopreni la 10-an jubileon de l’ Oktobra Revolucio. Kaj multnombraj estis tiuj, kiuj sin trovis ĉi tie por manpremi K-dojn, akompani amikon aŭ nur envie rigardi la forveturontojn. Staras jam la vagonaro sur la relo. Unu post la alia alvenas la delegitoj kunportante pezajn pakaĵojn. Kiel vidindulojn akceptas ilin la K-daro, kaj iom fiere ili marŝas al sia vagono. Estas flustrataj nomoj de famuloj: Colomer, tre konata anarĥiisto, Grandjouan, revolucia desegnisto, kiu jam antaŭ kelkaj monatoj verkis raportlibron arte ilustritan pri Sovetio. Invitita de SEU viziti Proletan Ŝtaton okaze de l’ datreveno, mi veturos kune kun la delegitaro kaj jam troviĝas sur la kajo. Akompanas min fidela amiko, K-do Glodeau, unu el la plej konataj kaj sindonemaj revoluci-esperantistoj el Francio.

Sur la kajo formiĝis grupo, kaj ŝajne io aparte atentinda estas meze de l’ grupo, ĉar sin premas la K-doj unu al la alia, dum alkuras senĉese aliaj scivolemuloj. Ni alproksimiĝas kaj tuj rekonas nian K-don Achille le Roy. Ĉiuj parizaj laboristoj bonkonas tiun 87-jaraĝulon: li estas ja unu el la malmultaj komunumanoj ankoraŭ postvivantaj. Arda li estas kiel junulo, kaj ĝojege li akceptis la inviton de Maljunaj Bolŝevikoj veturi Sovetion, por tie konstati ĉu Oktobra Komunumo estas inda ido de Pariza Komunumo. Nun li sidas sur pakaĵo, kaj rakontas al la aŭskultantoj pri revoluciaj okazoj de li travivitaj.

Sed jam estas tempo envagoniĝi. Sin interkisas la gekunuloj, manpremas la amikoj, dum ĉiuj ĉeestantoj ĉion bonan eldiras. Aparte emociigaj estas tiuj ĉi lastaj minutoj. Senkonscie mi fratkisas Glodeau. Subitaj flamoj: fotografistoj amuziĝas. Ekmoviĝas la vagonaro. Batas la 22-a h.. La tuta kajo estas “superkamaradigita”. Multnombraj voĉoj aŭdiĝas: Sovetojn! Sovetojn! Colomer plurfoje ekkrias: Vivu Revolucio! Eksonas Internacio! Komenciĝis la Vojaĝo!!

Rapide veturas la vagonaro. Estas nokto. Interkonatiĝas la delegitoj. Kvar kupeojn ni okupas, ni estas 27. Kamparana kaj junlaborista delegitaroj enhavas preskaŭ ĉiujn K-dojn. Krome sin trovas nur kelkaj izoluloj kiel la komunumano, la anarĥiisto, la desegnisto kaj la SAT-ano. Vigla interparolado kunigas nin. Kvazaŭ ebriaj aspektas kelkaj. Brilaj estas ĉies okuloj, ĉiuj samtempe provas ion aŭdigi. Tiu juna K-dino, kamparanino, rakontas, ke en sia vilaĝo en Alparo, nur ŝia fratino kaj ŝi aniĝas al Kompartio. Malfacile kaj eĉ danĝere estas propagandi revoluciajn ideojn inter ŝiaj samvilaĝanoj: ili estas di-kredantoj kaj kutimas tradicie obei la pastron. Tiu ĉi sin krucosignas, kiam li preterpasas la domon, kie loĝas la komunistinoj. Akra estas la laboro, sed esper- kaj kuraĝplena estas la koro de l’ ruĝa kamparanino. En Sovetio, diras ŝi, mi ellernos plej bonan rimedon por atingi la celon, por sukcese fosi la sulkon.

Junlaboristo, senpartiano, delegito de l’ pariza konstrusindikato, diras sian ĝojon fine havi eblon viziti proletan ŝtaton. Tion li ege deziris dekiam li laboras, sed kvazaŭ senespere. Ĉiuj liaj kunlaborantoj ja tion ankaŭ, tiel arde, kiel li sopiris, kaj bedaŭrinde ne ĉiuj povos realigi tiun ĉiaman revon. Fine li estis delegita. Kiom envie rigardis al li la aliaj, kiom da demandoj ili komisiis al li! Ĉu li povos ĉion plenumi?

Same parolas ĉiuj delegitoj. La tuta vagono tremas pro intima emocio. Mi vizitas Colomer. Li ne partoprenas la ĝeneralan interparoladon; li sidas en kupeo kaj pripensas. Grave malsana li estas kaj precipe por li terure laciga estos la vojaĝo. Al mia demando li respondas: “la franciaj anarĥiistoj sendube ne komprenos min. Longan tempon mi akre kritikis anarĥi-vidpunkte sovetan ŝtaton, kaj tiu teoria kritiko estis tre ŝatata de miaj K-doj. Sed jam antaŭ du jaroj mi ekkonsciis, ke Proletaron principa diskutado ne interesas. Faktojn ĝi postulas. Kio estas ĉefa por ĝi, tio ne estas ĉu Bakunin aŭ Lenin pravas, sed ĉu sovetia Laboristaro vere liberiĝis. Tiun enketon mem mi volas entrepreni. Malsana mi estas, sed ne gravas mia sano — pli gravas la veron atingi.” Mi aŭdas lian absolute sinceran akcentmanieron, rigardas liajn flamajn okulojn, maldikan vizaĝon, ostajn manojn, mi rememoras, ke dum la lasta tutmonda interbuĉado li — preskaŭ sole — rifuzis sian servon al francia burĝaro, kaj naŭzas min, ke jam kelkaj kuraĝis flustri: Colomer estas subaĉetita . . .

Dume rapide kuras la radoj sur la reloj, malhela nokto envolvas la vagonaron. Francia policisto petas pasportojn kaj notas niajn nomojn, profesiojn kaj loĝurbojn. Baldaŭ ni alveturos Belgion. La K-doj ekpretigas siajn lokojn. En nia kupeo — okloka — ni estas ok, kvar sur ĉiu benko. Feliĉe singardemaj K-doj lasis en stacidomo kusenojn kaj kovrilojn, dank’ al kiuj ni sufiĉe oportune sidas. Ni alvenis en Erquelinnes (belgia limstacio). Unua doganrevizio. Sen bedaŭroj Francion ni forlasis. Ĉar dormi mi tute ne kapablas, mi tralegas ABC de Sennaciismo.

— paĝo 8 —

26. oktobro. — 7-a matene. Ni alveturas en Aachen (Aix-la-Chapelle). Duan fojon ni devas montri la pasportojn kaj lasi traserĉi la pakaĵojn. Bela estas la vetero, la ebenan kamparon varmigas la suno. La K-doj staras en vagonkoridoro, la nazo ĉe la fenestropordo, kaj vane serĉas diferencon inter germania kaj francia tero. Baldaŭ ni atingas Köln; tra la vitra stacidomtegmento ni provas ekvidi la faman katedralon. Tuj poste ni traveturas ponton super Rejno, kaj mire trafas niaj okuloj ambaŭflanke de l’ ponto statuon de Vilhelmo la II-a. Ĉu do la socialista revolucio 1918-a eĉ ne sukcesis imperiestrajn statuojn en-Rejndronigi?

Nun ni jam troviĝas en Ruhr-regiono. Alte staras la kamentuboj sur la ĉielo, nigraj estas la urboj. Jen Düsseldorf. Kelkminuta halto. K-doj ekkantas Internacion. Nur kelkaj burĝoj promenas sur kajo kaj rigardadas nin. Alvenas kontrolisto, kiu diras: “En Germanio oni rajtas kanti, sed ne aŭdigi sian kanton”. Tio sendube signifas, ke ni devas kanti per fermita buŝo…

Jen Essen, Dortmund, — prezentiĝas al mia memoro la vizaĝoj de K-doj Sterzenbach kaj von der Heid kun kiuj mi konatiĝis dum Lyon-a kongreso. Bedaŭrinde mi ne havis eblon informi ilin pri nia trairo, kaj nur indiferentajn kapojn mi vidas en tiuj ĉi stacidomoj.

Nun, ambaŭflanke de l’ vojo, kuras larĝa ebenaĵa rubando. Sinsekvas arbaretoj, legom- kaj grenkampoj, herbejoj. Rimarkigas unu kamparana delegito, ke preskaŭ ĉiuj bovinoj paŝtiĝantaj sur herbejoj estas nigraj kun blankaj makuloj. Kiel parizaj elegantulinoj ili aspektas. En lia regiono, li diras, estas nur flavruĝaj bovinoj kaj li esprimas opinion, ke inter Germanio kaj Francio estas nur bovina diferenco. Li ankaŭ rimarkas, ke neniulo estas videbla sur tuta kamparo; same en stacidomoj. Ĉu do tuta germania popolo laboras en fabrikoj?

Je la 18-a ni alveturas en Berlin-Friedrichstrasse. Berlinaj K-doj atendas nin kaj siajn servojn proponas. Sed nur gepatran lingvon ili scipovas kaj neniu el ni sufiĉe posedas la germanan lingvon. Sekve ni tute ne sukcesas interkompreniĝi. La unuan fojon delegitoj spertas malfacilaĵojn de lingva diverseco. Tiuj ĉi malfacilaĵoj — ĉiutage pligrandiĝontaj — preparas bonan grundon por nia propagando. Colomer etendas la manon al mi kaj laŭtdiras: “Jen tiu, kiu solvis la problemon. Ankoraŭ kelkaj tiaj okazoj kaj nia afero glatiĝos.”

Nokto. Senĉesa veturado. En ĉiuj kupeoj aŭdiĝas vigla babilado. Grandjouan iras de kupeo al alia kaj ĉiujn stimulas. Li tradukis francilingven la faman rusian kanton pri Stephan Razin, kaj varmvoĉe kantas ĝin. Je la 21.30-a h. ni alvenas en Stentsch, germania limstacio. La trian fojon ni devas montri pasportojn kaj valizojn. Jam tedas nin tiu devigo. Baldaŭ ni estas en polia limstacio. Denove pasportoj, denove pakaĵoj. For la landlimojn!…

Pasintan nokton ne dormis la K-doj, multaj sentas nun emon ripozi. Sed kiamaniere ripozi, kiam oni sidas ok en unu kupeo? Kelkaj decidas dormi surplanke.

La tutan nokton polaj soldatoj, kun pafiloj, dejoras en nia vagono.

27. oktobro. — Je la 7-a h., en Lodz, la K-doj, kiuj pasigis la nokton surplanke konstatas, ke dum ili dormis oni fortranĉis iliajn poŝojn. En la fortranĉitaj poŝoj troviĝis monujoj kaj paperujetoj. Ĉu la gardsoldatoj? Tiel lertajn ŝtelistojn ni neniam renkontis en Francio. Memorinda vojaĝimpreso!

Envagoniĝas maljuna sinjorino (ŝi aspektas kiel burĝa judino), kun kiu mi preskaŭ tuj konatiĝas. Mian SAT-insignon ŝi rimarkis kaj ekparolis al mi pri Zamenhof. Ŝi loĝas en Grodno, iniciatinton de esperanto persone bonkonis. “Li estis tiel bona kaj modesta. Oni opiniis, ke li estis freneza…”

[REKLAMO p.8] E. IZGUR — NUR VOLU! La festo de laboro kaj paco. Unuamaja kanto de ribelo. Eldono dua, reviziita kaj ilustrita. Prezo: 0,70 mk. g. Mendu ĉe Administracio de SAT Rich. Lerchner, Leipzig O 27 Colmstr. 1 (Germ.)

La kamparanaj delegitoj tute ne interesiĝas pri vivo de Zamenhof. Ĉe la fenestroj ili kun avidaj okuloj rigardas la panoramon. Kio pleje mirigas ilin estas, ke landoj kaj homoj tiel similas unuj la aliajn tra ĉiuj limoj. Tamen jam estas videblaj diversaj aĵoj ne kutimaj por francianoj: sur la kampoj staras pajlodometoj kaj sur la kotplenaj vojetoj iras mezepokaj ĉaroj. Multnombraj estas la batalkampoj; de tempo al tempo la okuloj renkontas batalarbaretojn, kies ora foliaro flamigas la malaltan ĉielon.

Je la 9-a ni estas en Varsovia stacidomo. Atendas nin K-dino, pri kiu mi ne parolos, ĉar spionas en Polio tro multe da “malamikaj oreloj”.

Je la 13-a h., en Bialistoko tro da kamentuboj. Malbele aspektas la esperanta naskurbiĝo. Fumo kaj koto. Zamenhof-an memoron mi salutas. Sed mi devas konfesi, ke mi tute ne estas emociigita.

Jam komencas senpacienciĝi la delegitaro. Estas anoncite, ke je la 21-a h. ni transiros polian limon. Sidi en kupeoj ni ne plu kapablas. Ni staras en koridoroj kaj interbabilas. Je kioma horo ni atingos la limon? Nur tio interesas nin. Iu diras, ke jam li flaras bonodoron de ruĝa tero, kaj ekkantas. Baldaŭ ni ĉiuj kantas. Internacio, Revolucio, Karmanjolo, Juna Gvardio, Bandiera Rossa sonas en tuta vagono. Sed kantoj ne pli rapidigis la vagonaron. Denove mi sidiĝas. Apud mi estas Colomer, li diras al mi: “Tiel kanti estas malbone: oni ebriiĝas kaj poste ne plu kapablas serioze enketi. Certe min ankaŭ profunde kortuŝas la proksimeco de sovetia limo, sed tiun emociiĝon ni devas kontraŭbatali. Ni bezonas nian tutan vidklarecon por nia laboro.” Interrompas nian konversacion servistino, kiu balaas sub niaj kruroj. Tre indignita ŝi estas, ĉar malpura estas la kupeo, kaj ŝi insultas nin pole. Konfesu ni, ke ŝi tute pravas. En Francio ne ekzistas tiuj vagonpurigistinoj kaj ĉiuj vojaĝantoj kutimas ĵeti planken ĉion, kio ĝenas ilin. Cetere ni jam konstatis, ke tiu ĉi vagonaro estas plurpunkte pli oportune aranĝita ol la franciaj. Ekz.: en ĉiu kupeo estas cindrujoj, kraĉujo, rubkesteto, apogtableto, vesthokoj; — nenio simila en franciaj triaklasvagonoj. Ni same rimarkis, ke en Germanio kaj Polio la biletkontrolo estas multe pli severa ol en Francio. Ĉiuj, kiuj vojaĝis en Francio scias, ke relative ofte oni povas traveturi tutan Francion ne trafite de kontrolisto. En Germanio kaj Polio dejoras konstante unu kontrolisto en vagonaro. Tuj kiam vagonaro forveturas el stacidomo, tiu kontrolisto petas biletojn de la ĵus envagoniĝintoj. Ŝajne tre malfacile estas “lepore” vojaĝi en tiaj kondiĉoj.

Fine, je la 19.30-a h., ni troviĝas en Stolpce, pola limstacio. La kvinan fojon: pasportoj kaj pakaĵoj. Paciencon, K-doj! baldaŭ ni estos hejme… Polaj soldatoj kaj oficiroj envagoniĝas. Ili akompanos nin ĝis la limo. La premsento kiu kuŝas en ni depost kiam ni veturas tra Polio plipeziĝas. Iu el ni memoras, ke antaŭ ĉ. du jaroj kaj duono, en tiu sama regiono, du polaj oficiroj, unue mortkondamnitaj pro ilia revoluciemo, kiujn oni veturigis al la limo por tie interŝanĝi ilin kontraŭ polaj spionoj arestitaj en Sovetio, estis mortigitaj de la policistoj kondukantaj ilin.

Sed nia entuziasmo estas pli forta ol nia premo. Tiel proksima estas la celo! Ni ekkantas Junan Gvardion. Venas oficiro, li atentigas nin, ke ni estas ankoraŭ sur pola teritorio. Sed jam anoncis K-do, ke ruĝa stelo estas videbla. Kun duono de l’ korpo el la vagono, ni avide esploras la nokton. Jes, jen ĝi la Ruĝa Stelo. Nigra estas la nokto. Eĉ unu ĉiela stelo ne estas ekvidebla. Sovetia stelo triumfas en tutĉiel’!

Post kelkaj minutoj — estas precize la 21.12 — haltas la vagonaro sub modesta triumfarko, kies supra parto estas ekrano sur kiu ruslingva surskribo estas legebla. Tiu surskribo, laŭ diro de K-do, signifas: Ĉiulandaj proletoj unuiĝu vin! Supre de l’ ekrano radiadas la stelo.

Elvagoniĝas pola soldataro, envagoniĝas ruĝarmeanoj. Netradukebla estas ĉies ĝojo. Atingita estas la celo de l’ sopiroj de tutmonda Laboristaro. Ni troviĝas en Sovetio!

— paĝo 9 —

SENNACIULO 121

Kaj ree veturas la vagonaro por baldaŭ trafi limstacion Negorelojo. Ni estas tie akceptataj de l’ loka akceptkomitato en stacisalonego, kie atendas nin amasa kunveno de gelaboristoj kaj ruĝarmeanoj. Refoje spertas la delegitoj la terurajn malfacilaĵojn de lingvdiverseco. De nun tiu sperto fariĝos ĉiuminuta kaj mi havos konstantan okazon profite propagandi. Post unu horo ni denove envagoniĝas por rekte veturi al Moskvo tra Minsk, Smolensk, Vjasma.

Sekvantan matenon, kiam mi vekiĝas, ni jam traveturis Smolensk, kaj tuj alveturos al Vjasma. Mi rigardas la kamparon. Sinsekvas ebenaj kaj marĉaj terspacoj, kie staras pajlokovritaj domoj, ĉevaloj, bovinoj, nigraj porkoj. Bela estas vetero, tute ne frostas. Sur kotaj vojetoj antaŭeniras tiaj samaj ĉaroj, kiajn ni jam vidis en Polio. Sur la ĉaroj sidas tipaj kamparanoj, kiuj ne aspektas tute puraj.

Ankoraŭ kelkajn horojn, kaj je la 14.30 ni salutas Moskvon — la — Ruĝan. Neniu el ni sentas sin laca, rapide ni saltas el la vagono kaj trovas nin meze de densa laboristamaso. Mi renkontas K-don Lidin kaj ĝoje interkonatiĝas kun li. Ni marŝas kelkajn paŝojn kaj estas akceptataj de longdaŭra aplaŭdado de la laboristoj, kiuj plenigas la placon antaŭ la stacidomo ĉe la monumento de Lenin. Pluvas. Tuj okazas akcepto, kiun partoprenas ĉ. dekdu da oratoroj. Post ĉies parolado muzikistaro ludas rekantaĵon de Internacio. Estas ŝajne kutimo ĝenerale respektata en tuta Sovetio, ĉar okazis same dum ĉiuj akceptoj, kiujn mi ĉeestis. Mi konfesu, ke tiun kutimon mi ofte malbenis. Sendube tiun tagon Colomer ankaŭ aparte ĝin malbenis: li ja staris sur la placo, kolektiĝis la pluvo sur la larĝaj randoj de lia ĉapelo kaj poste fluis sur lian vizaĝon kiel el krano. Sed li ne moviĝis kaj tute aspektis kiel sanktulo, kiel ŝtona sanktulo. Fine oni liberigis nin, ni enaŭtobusiĝis kaj rekte veturis al hotelo.

G. Salan.

8-a Kongreso de SAT en Göteborg (Svedio)

(14—19. aŭgusto 1928)

Ĉion rilatan al la kongreso adresu al: Einar Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.

2-a Komuniko

Fak-kunsidoj. Ni alvokas fakestrojn rilati kun la komitato por prizorgi specialajn kunsidojn; ekz. de liberpensuloj, kooperativanoj, radiistoj, sportuloj, fervojistoj, poŝtistoj, telegrafistoj, instruistoj, ĵurnalistoj, poligrafistoj, studentoj ktp.

Proponu, se vi havas deziron organizi ian fakan kunvenon.

Kamaradoj! Ni petas vin, bonvolu iom post iom en vialandaj gazetoj presigi notojn aŭ artikolojn pri nia 8-a. Sendu la gazetnumerojn al la komitato.

Por sovetlandaj Kamaradoj

Kamaradoj el Moskvo, Leningrad kaj norda Rusio veturas plej bone kaj plej rapide tra Finnlando. Per vaporŝipo el Helsinki al Stockholm, aŭ — se eble — per vaporŝipo el Leningrado al Stokholmo. El Stokholmo al Göteborg vi veturas aŭ dumnokte dek horojn aŭ per taga elektra rapidvagonaro 7 horojn. La ordinaraj biletprezoj estas 19,80 Kr. svedaj, proksimume 10 rubloj. Sed se oni aranĝos komunan veturon de minimume 30 personoj, ni povos ricevi 25% je la prezo, do la bileto kostos nur 13,50 sv. Kr. (ĉ. 7 rubloj). Ni do proponas al SEU pritrakti la demandon pri eventuala komuna vojaĝo, difinu la tempon por la veturo el Leningrad tiamaniere, ke Kamaradoj partoprenontaj komunan vojaĝon povu sin pretigi en taŭga tempo.

Por Kamaradoj el Mezeŭropo

Legu la supran alvokon. Se vi povas fari similajn vojaĝojn, ekzemple el Berlino kiel centra punkto, ĝis Trelleborg (la sveda limstacio) ni ankaŭ povas ricevi la saman rabaton je la biletoj inter Trelleborg-Göteborg. En Svedio la vojaĝoficejo de Ŝtataj Fervojoj promesis organizi por ni tiujn vojaĝojn. Eble ili aranĝos tiel, ke eksterlandaj karavanoj ricevos specialajn vagonojn. K-doj, kiuj volas veturi grupe el diversaj punktoj, — ekzemple Minsk, Varsovio, Riga, Prag, Vieno, Budapesto, Parizo, Berlino, Leipzig, bonvolu informi la kongresan komitaton.

Estlandanoj plej bone veturos per vaporŝipo el Reval al Stokholmo kaj per vagonaro el Stokholmo al Göteborg.

Ni komunikos baldaŭ pri horaro kaj prezoj.

La 1-a listo de aliĝintoj:

  1. K-do Einar Adamson, Göteborg, Svedio . . . . . . . . . . 902
  2. K-dino Elma Adamson, Göteborg, Svedio . . . . . . . . . . 9966
  3. K-do Anton Norling, Göteborg, Svedio . . . . . . . . . . 2506
  4. K-do Geo Teterin, Leningrad, USSR 1473
  5. K-dino Zinaida Semjonova, Leningrad, USSR . . . . . . . . 5542
  6. K-do Simeono Podkaminer, Leningrad, USSR . . . . . . . . 1679

La partoprenado de l’ virino en la socia vivo

La partoprenado de l’virino en la socia vivo ĉiam pligrandiĝas. En Germanio, ekzemple, en la jaro 1923 estis 193 kuracistinoj nuntempe 1 637. En la universitatoj, la nombro da studentinoj pligrandiĝis de 4100 en la jaro 1914 ĝis 7 159; en la teknikaj lernejoj de 62 al 471. En la jaro 1920 kun enloĝantaro de 60 000 000 Germanio kalkulis 500 000 da virinoj okupataj en la komerco, industrio, ktp., dum Usono, ekzemple, por ĝiaj 110 000 000 da loĝantoj nur 8 500 000.

Tiu ĉi pligrandiĝo de l’ nombro de virinoj okupataj de la pagata laboro estas la sekvo de l’ malriĉiĝo de l’ malgranda burĝaro kaj de laboristoj. Kaj tiel la kapitalista sistemo pli kaj pli forprenas la virinon de ŝia hejmo kaj infanoj.

Kion signifas antaŭ tiu ĉi brutala fakto la ripetadoj de l’ burĝoj, kiuj sin prezentas kiel la protektantoj de l’ familio kaj de l’ hejmo? Hipokritaĵon!

La kapitalismo prenanta la virinon for de la malnovaj formoj de l’ familia laboro, premanta ŝin sub la duoblan jugon de tiu laboro kaj de tiu de l’ societo, metas samtempe la virinon en kondiĉojn, kiuj favorigas ŝian batalon por la politika kaj sociala liberigo.

Elfrancigis el “Le Drapeau Rouge” (La Ruĝa Flago) “Al Vereco”.

★

Sendu la konton al Bavin!

Antaŭ kelka tempo ĉ. dudek maldungitoj eniris la grandan kafejon de la Sydney-a stacidomo, kiu estas ŝtata entrepreno, sidiĝis ĉiu aparte ĉe diversaj tabloj kaj mendis al si bonajn — manĝaĵojn. Satiĝinte, je komando de unu el ili forlasis subite la kafejon kun la elkrio: Sendu la konton al Bavin! Bavin estas ja ministro de Laboro. Oni diras, ke nur unu “gasto” ĝis nun estis arestita.

*

Antaŭan tagon okazis ankaŭ aventuro en la parlamento. Kiam deputito Forster leviĝis por paroli, iu viro el la publika galerio ekkriis “laboron!, ni, maldungitoj postulas laboron”. Lin sekvis la aliaj kaj la tuta galerio kriadis.

Ankoraŭ longe okazis la aventuro, la enirintaj policanoj ne povis rapide forigi ĉiujn manifestintojn.

A. Gr. (SAT-ano 9625).

[REKLAMO p.9] Ĉe la Adm. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, estas havebla la unua volumo de LA MIZERULOJ la majstroverko de la genia aŭtoro Victor Hugo, esp-igita de Centezimala. “La Mizeruloj” estas verko, kiu enhavas serion da ĉiuspecaj sociaj dramoj, skizitaj de l’ artisma mano de filozofia romanpoeto; ĝi estas verko, el kiu ĉiu frazo enhavas pensigan penson; verko senfine diversa laŭ enhavo kaj brilanta laŭ stilo; verko, kiu abundas de kortuŝantaj, neforgeseblaj scenoj de granda tragedia forto kaj prenitaj el la realeco; verko, kiu prezentas trezoron de filozofiaj meditoj pri homoj kaj pri aferoj, kaj kiu enhavas ĉiujn literaturajn formojn de la idilio ĝis la epopeo; verko, fine, de nesuperebla beleco, kiun oni ne nur kuntrenate tralegas, ĵetate de unu emocio en alian — sed kiun oni centfoje relegos ĉiam trovante novajn belaĵojn. La prezo de ĉi tiu 248-paĝa volumo estas nur 1.20 g. mk. inkluzive afrankon. Mendu do senprokraste!

— paĝo 10 —

122 SENNACIULO

  1. K-dino Rosa Tartinsen, Oslo, Norvegio . . . . . . . . . .
  2. K-do Fumio Oka, Kobe, Japanio
  3. K-do Sumilov, Leningrad, USSR 7755
  4. K-do Antonio Krastin, Riga, Latvio 3684
  5. K-dino Alvine Erlich, Riga, Latvio 5806
  6. K-dino Anno E. Pipkina, Moskva, USSR . . . . . . . . . .
  7. K-do F. A. Filippov, Moskva, USSR
  8. K-do Otto Bässler, Leipzig C I Germanio . . . . . . . . . 715
  9. K-dino Frida Bässler, Leipzig C I Germanio . . . . . . . . 2276
  10. K-do N. V. Nekrasov, Moskva USSR . . . . . . . . . . . 1520
  11. K-dino Sonjo Vimenic, Moskva USSR . . . . . . . . . .
  12. K-do Jv. Lidin, Moskva, USSR . 41
  13. K-do Romano Nikolskij, Smolensk, USSR . . . . . . . . . . 5241
  14. K-dino Anna Nikolskaja, Smolensk, USSR . . . . . . . . . . 6798
  15. K-dino Injo Ivanova, Smolensk, USSR . . . . . . . . . .
  16. K-do Jan Klys, Minsk, Blankrusio 4100
  17. K-do Paulo Kirjuŝin, Minsk, Blankrusio . . . . . . . . . . 4424
  18. K-dino Ada Klys, Minsk, Blankrusio . . . . . . . . . . 5056
  19. K-do Dim. Snejko, Minsk, Blankrusio . . . . . . . . . . 603
  20. K-do Rajhert Henrik, Minsk, Blankrusio . . . . . . . . . .
  21. K-do Percev Fedor, Minsk, Blankrusio . . . . . . . . . .
  22. K-do Herbert Muravkin, Berlin, Germanio . . . . . . . . . 2991
  23. K-dino Sofio Muravkin, Berlin, Germanio . . . . . . . . .
  24. K-do K. G. Karlsson, Göteborg, Svedio . . . . . . . . . 212
  25. K-do E. Lanty, Paris . . . . . 1
  26. K-dino E. K. Limouzin, Paris . . 509

Pri programo de SAT

Al la membroj de la komisiono. — Aldone al la informo en “S-ulo”, n-o 166 (1927), mi petas, ke la membroj liveru siajn sugestojn, rimarkojn kaj pozitivajn aldonojn al la skizo de SAT-programo ĝis la 1-a de februaro 1928. Ni bezonas sufiĉan intertempon antaŭ la kongreso por multobligi ĉiujn proponojn kaj dissendi al la komisionanoj, ricevi ilin kun fin-aldonoj kaj denove dissendi por voĉdonado kaj posta publikigo en “S-ulo”.

La adresojn de K-doj Salan kaj Platiel mi ricevis. Dankon!

H. Muravkin, sekr., Berlin-Chbg. 4, Wielandstr. 11, Germanio.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Polio. La 25-an finiĝis la kurso ĉe la Liberpensula Asocio en Lodz. La kurson finis 12 p. Jam organiziĝis do novaj kursoj por jud- kaj germanlingvaj K-doj. Ĉi tiea biblioteko de la Liberpensula Asocio enhavas multajn esp-aĵojn, ĉiujn preskaŭ SAT-libroin. Ankaŭ en la laborista librejo “Ksigrika” estas riceveblaj ĉiuj SAT-eldonaĵoj. — Sovetio. En Dnepropetrovsk vigliĝas la movado, precipe ĉe la komjunularo. Ĉe la kultura laborĉambro de Distrikta Intersindikata Konsilantaro funkcias “Esp-o-konsultejo”, kiu donas ĉiujn informojn pri esp-a interkorespondado ktp. La gazetaro estas tre favora. En Kalac fondiĝas esp-o-rondeto. —

MEMORNOTO

Represis el “Sennaciulo”:

Majak Kommuny, Sebastopol, 6. 8. 27: Letero de Sacco k. Vanzetti. — 10. 8. 27: artikolo de Lanty. — Krasnij Ĉernomorec, Sebastopol, 29. 7. 27: Sub jugo de orkolumaj sinjoroj. —

Enhavas priesperantajn artikolojn:

Le Cri Populaire de l’ Oise, Creil: 20. 11. 27, 27. 11. 27. — Le Travailleur, Chartres: 22. 10. 27. — L’Emancipateur, Bourges: 9. 10. 27, 16. 10. 27, 23. 10. 27, 27. 11. 27. — Le Syndiqué du Centre, Bourges: oktobro 27, novembro 27. — La Dépêche, Tours: 31. 10. 27, 8. 11. 27, 24. 11. 27. — Le Populaire, Paris: 10. 10. 27, 17. 10. 27, 24. 10. 27. — L’Unité, Chatellerault: 15. 10. 27. — Bulletin d’Information de l’ITF, Amsterdam: decembro 27. Majak Kommuny, Sebastopol: 11. 11. 27. —

Enhavis tradukaĵojn el esperantaj leteroj:

Majak Kommuny, Sebastopol: 9. 7. 27, 13. 7. 27, 28. 7. 27, 3. 9. 27, 24. 9. 27, 11. 10. 27, 29. 10. 27, 30. 10. 27, 2. 11. 27, 5. 11. 27, 20. 11. 27, 3. 12. 27. — Krasnij Ĉernomorec, Sebastopol, 14. 7. 27, 22. 7. 27, 28. 7. 27, 7. 11. 27, 10. 11. 27. — Zvezda, Dnepropetrovsk, 7. 11. 27. — Majbutnja Zmina, 7. 11. 27. — Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 24. 12. 27.

TARIFO DE JARABONO AL “SENNACIULO”

Ĉiu abonanto ricevas senpage “LA LERNANTO”-n

(La nombroj kiuj tuj sekvas la landnomon montras la abonprezon por membroj de SAT, — la nombroj inter krampoj montras la abonprezon por ne-membroj.)

Argentino 5 pes. (6); Aŭstrio 10 ŝil. (12); Belgio 10 belgo (12); Brazilio 15 milr. (18); Britio 8 ŝil. (9); Bulgario 200 lev. (250); Ĉekoslovakio 50 kr. (60); Danio 8 kr. (10); Estonio 700 mk. (800); Finnlando 70 mk. (80); Francio 35 fr. fr. (40); Germanio 8 mk. (9); Hispanio 10 pes. (12); Hungario 8 pengo (10); Italio 40 lir. (45); Japanio 4 jen. (5); Jugoslavio 100 din. (120); Latvio 8 lat. (10); Litovio 15 lid. (20); Nederlando 5 guld. (6); Norvegio 8 kr. (9); Polio 12 zl. (15); Portugalio 35 esk. (40); Rumanio 300 lej. (350); Sovet-Unio 4 rubl. (4.50); Svedio 8 kr. (9); Svisio 10 fr. sv. (12); Usono 2 dol. (2.50).

Tarifo por anoncoj

Grandaj anoncoj: unu enpreso po kvadrat-centimetro kostas 0.12 mk. g. Korespondanoncoj: unu enpreso, simpla, trilinia anonco kostas 0.50 mk. g. Anoncoj en jarlibro: la prezoj estas la duoblaj de tiuj por “Sennaciulo”.

TARIFO DE JARABONO AL “SENNACIECA REVUO”

(La nombroj kiuj tuj sekvas la landnomon montras la abonprezon por membroj de SAT, — la nombroj inter krampoj montras la abonprezon por ne-membroj.)

Argentino 2 pes. (3); Aŭstrio 4 ŝil. (5); Belgio 3 belgo (4); Brazilio 5 milr. (7); Britio 3 ŝil. (4); Bulgario 100 lev. (150); Ĉekoslovakio 20 kr. (25); Danio 3 kr. (4); Estonio 250 mk. (300); Finnlando 25 mk. (30); Francio 15 fr. fr. (18); Germanio 3 mk. (4); Hispanio 4 pes. (5); Hungario 4 pengo (5); Italio 15 lir. (20); Japanio 2 jen. (2.50); Jugoslavio 40 din. (45); Latvio 3 lat. (4); Litovio 6 lid. (8); Nederlando 2 guld. (2.50); Norvegio 3 kr. (4); Polio 5 zl. (7); Portugalio 12 esk. (15); Rumanio 120 lej. (150); Sovetio 1.50 rubl. (2); Svedio 3 kr. (4); Svisio 4 fr. sv. (5); Usono 1 dol. (1.50).

RICHARD LERCHNER, COLMSTRASSE 1, LEIPZIG – O – 27 (GERMANIO)

Pagu prefere per ŝtataj monbiletoj en registrita letero. — La germanianoj pagu al poŝtĉeka konto de la Administranto n-o 6835.

[REKLAMO p.10] Monata Esperanta Gazeto Esperanto en Nipponlando. Bone redaktata kaj bone ilustrita gazeto en Japanio. Jarabono: 15 sm., 3.75 sv. fr. aŭ 15 resp.-kuponoj. Petu provnumeron (por unu resp.-kup.)! Eldonejo: KOKUSAIGO-KENKJŬ-ŜA Motozono-ĉo, Kôjimaĉi Tokio (Nippon)

ENHAVO:

  • Alilanda Delegitaro Esperantista en Sovetio . . . . . . . . pĝ. 113
  • Internacia Konferenco pri Laborista Korespondado . . . . . . „ 114
  • Rezolucioj ĉe la Konferenco . . . „ 115
  • Esperanto ĉe la mondkongreso de l’ amikoj de Sovetio . . . . . „ 116
  • Per propraj okuloj . . . . . . . „ 118
  • Esperantista Delegitaro parolas el la Radiostacio de ruĝa Moskvo „ 119
  • Impresoj pri Sovetio . . . . . . „ 119
  • La partoprenado de l’ virino en la socia vivo . . . . . . . . . „ 121
  • Sendu la konton al Bavin! . . . . „ 121
  • 8-a Kongreso de SAT . . . . . . „ 121
  • Pri programo de SAT . . . . . . „ 122
  • Tra la movado . . . . . . . . . „ 122
  • Memornoto . . . . . . . . . . . „ 122
  • Anoncoj . . . . . . . . . . . . „ 122

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

N-ro 172, 19-a de januaro 1928

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 42,3,55,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», la emblemo de SAT, meze de la kaplinio

4-a Jaro. N-o 172 — APERAS SEMAJNE — 19. Januaro 1928

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

KAPITALISMO KAJ SINDIKATISMO EN EGIPTIO

Egiptio estas agrara lando. Tri-kvaronoj de la enloĝantaro estas kampistoj. Malgraŭ ĝia memstareco, Egiptio, ne havante disvolviĝajn industriojn, estas ekonomie kaj politike superregata de la Brita Imperio.

Brita Imperialismo volas, ke Egiptio restu kiel malforta, agrara lando. Anglio per artaj metodoj aliformiĝis Egiption je lando kulturiganta nur unu specon de rikoltaĵo, t. e., kotonon, por provizi per ĝi la anglajn teksajn industriojn (Anglio estas la ĉefa konsumanto de egipta kotono). Rezulto de tiu ĉi politiko estas, ke depost la deviga kotonkulturigado, pligrandiĝas la enportado de aliaj diversaj rikoltaĵoj. Tiel, en la jaro 1897, Egiptio enportis fremdajn rikoltaĵojn je valoro de 1 793 940 da egiptaj funtoj sterlingaj. En la jaro 1925 ĝis 8 983 140. La granda malbono en ĉio ĉi montriĝas dum krizoj (ekz., malaltiĝo de kotonprezoj), ĉar 93% el la sumaj elportaĵoj de Egiptio estas kotono. Tial, la subita malaltiĝo de kotonprezoj lastjare, kaŭzis katastrofan krizon en Egiptio.

Granda problemo nun staras antaŭ egipta socio, nome, raciigo de landa ekonomio, kulturigo de serio da novaj rikoltaĵoj kaj la industriigo de ĝia landa ekonomio.

Egiptoj bone komprenas, ke nur per ekonomia raciigo kaj industriigo, la lando povos akiri la povon kaj forton por ricevi de la imperialista jugo ekonomian kaj politikan liberon¹). Nuntempe naciista ĵurnalaro ofte parolas pri tio.

La kontraŭuloj al industriigo (t. e., grandaj kotonplantistoj, grandaj bienuloj, la anglo-egipta burĝaro kaj ĝiaj memideanoj ĉe la indiĝenaj komercistaj klasoj), kutime asertas, ke manko de brulaĵo malgraŭ abundeco de krudaĵoj malhelpas evoluon de indiĝena industrio. Sed, memorante la vastajn rimedojn de akvopovo, ni vidas, ke ĉi tiuj argumentoj estas senbazaj. Nature, la fundamenta fako de estonta egipta industrio estos la teksindustrio. Tamen, egiptaj ekonomiistoj montras serion da aliaj fakoj de industrio, kiujn oni estonte povos multe disvolvigi, kiel ekz.: ĥemia, papera, vitraĵa industrioj ktp.

Por kuraĝigi indiĝenan industrion, la egipta burĝaro starigis novan bankon (“Egipta Nacia Banko”), kies kapitalon monoferis sole enlandaj kapitalistoj. Ĉi tiu nova banko, diras Pariza ĵurnalo “Le Temps” (La Tempo), estas destinita por partopreni grandskale en novaj industriaj disvolviĝoj kaj en nova ekonomia vivo egipta.

Ankaŭ partoprenos grande la “Ligo por kuraĝigi egiptan industrion”, kies prezidanto estas s-ro Viso-Vasif-Bey, estro de la naciista movado. Diversaj egiptaj industrio-fakoj havantaj sume kapitalon de 40 milionoj da egiptaj funtoj kaj dungantaj 200 000 laboristojn estas reprezentataj en ĉi-Ligo. La ligo prezentis memorandon al la Komerca kaj Industria Komisiono de la Financa Ministrejo por per emfazo malpliigi la doganaĵojn kaj impostojn, kiuj peras sur la novaj industrioj kaj ties produktaĵoj, kaj por sugesti serion da farotaĵoj: por ke la ŝtato donu kreditojn al la novaj industriaj entreprenoj, por ke ĝi partoprenu en la novaj industrioj, aĉetu plimulton da akcioj de fremdaj kompanioj ktp. La ĉefaj motoj de la Ligo estas:

  1. Registara prefero de indiĝenaj industrioj.
  2. Protektado de indiĝena industrio kontraŭ fremda konkuro.
  3. Plibonigitaj komunikrimedoj kaj konformigo de fervojoj laŭ la nuna situacio.

Kie staras la laborista demando rilate al la nunaj ekonomiaj disvolviĝoj de Egiptio? Nature, la problemo pri laborpovo estas grava aktualaĵo. Memorante la ĝeneralan kreskon de loĝantaro (po 2 000 000 dum ĉiu dekjaro), kaj la intensan malriĉiĝon de la Terlaboristaro, kune kun la kreskanta alcentrigo de bienoj al la grandaj bienuloj, oni facile komprenas, pro kio Egiptio havas tian abundecan laborpovon. Jam de longe oni diras pri 2 000 000 da troaj laboristoj. Se industriigo malpliigos ĉi-nombron da senlaboruloj, ankoraŭ ĝi emas minaci pligrandan ekspluaton kaj ĝeneralan kapitalistan atakon kontraŭ la Laboristaro. Nature la burĝaro intencas konstrui nacian industrion per plimalbonigo de laboristaj kondiĉoj¹).

Pro lastjara krizo laboristaj kondiĉoj jam plimalboniĝas. La burĝa ĵurnalaro freŝdate diskutis problemojn pri laborpovo kaj rilatoj al la laboristoj. Tial, la Laboristaro havas nun la taskon obteni la ordinarajn kondiĉojn, kaj batali por plibonaj. La vivcirkonstancoj postulas intensigon de la klasbatalo.

Je la malfermo de nova periodo de ekonomia disvolviĝo la egipta Laboristaro devas pripensi, ĉu ĝi sin oferdonos pro la burĝaro, ĉu ĝi batalos kontraŭ egiptaj kaj fremdaj kapitalistoj. Evidente, la laboristoj faros la duan, ĉar ili nun prezentas amasajn postulojn por pli-

¹) En la moderna stadio de la produktado nacia ekonomia “libero” estas iluzio, neeblaĵo. La maniero, laŭ kiu la aŭtoro pritraktas la demandon, ŝajnas al ni erara. — E. L.

¹) Por kio do utilos al la laboristoj la nacia liberigo? E. L.

— paĝo 2 —

124 — SENNACIULO

altaj pagoj, plibonaj kondiĉoj kaj specifa laborleĝdono.

Tiu ĉi tendenco ofte montriĝas en la batalo por labora leĝdono. La revolucia Konfederacio de Laboro komencis antaŭe tiun ĉi movadon, sed la sekvinta reakcio ĉesigis la konfederaciajn agojn. En la jaro 1924 Labora parlamentano, Hasan-Nafi (estro de Kaira Federacio de Laboro) proponis rezolucion en parlamentejo por elekti “Komisionon por Laborproblemoj”. Ĉar burĝaro kontraŭis, li malsukcesis. Tamen, en la jaro 1926 li reelektiĝis kaj reproponis la rezolucion kaj ĉi-okaze, pro granda bruego de la Laboristaro, parlamento akceptis lian rezolucion. Komisiono estis elektita, kies prezidanto estas Hasan-Nafi. La registaro elektis reakciulojn por malhelpi la komisionon. Ĝis nun ne aperis leĝprojekto.

La batalo, por ke la sindikatoj fariĝu laŭleĝaj ankoraŭ daŭras. Iuj sindikatoj tiucele jam alvokis al la registaro. La registaro ĉiam respondas, ke tion ili ne povas fari, ĉar ankoraŭ ne ekzistas Sindikata Leĝo. Kompreneble, tiaj kondiĉoj ĉiam malhelpis la laboron de sindikatoj. Malgraŭ tio, sindikatoj troviĝas ĉe la plimulto de egiptaj entreprenoj. Ili havas negrandan anaron. Mezgranda elcento da organizitaj laboristoj troviĝas inter la industrianoj, sed la terlaboristoj, estas tute ne organizitaj. Krom tio, manko de laborleĝaro malhelpas estiĝon de forta sindikata centro.

Vere, ekzistas Egipta Sindikata Federacio (en la jaro 1925 ĝi havis 100 sindikatetojn), sed ĝi estas tute neagema. La Federacio fondiĝis en la jaro 1924 post la subpremigo de la revolucia Konfederacio kaj sub la protekto de reĝo Fuad. Ĝia politiko estis ĉiam reformema. Je la amasoj ĝi havas neniom da populareco. Nuntempe ĝi malfortiĝas kaj malgrandiĝas. La plejgrandaj sindikatoj ne aliĝas al ĝi. Unu el la plejgrandaj sindikatoj estas la Sindikato de Registaraj Dungatoj, kiu havas filiojn en ĉiuj gravaj komercaj kaj industriaj urboj. Ĝia centrejo troviĝas en Kairo, kiel ĝi havas 7 400 membrojn. Suma anaro estas 13 000. Aliaj gravaj sindikatoj estas Tramistoj en Aleksandrio kaj Kairo, poste la sindikatoj de fervojistoj, tabakistoj, sukerfarejo-laboristoj, Suez-Kanalo-laboristoj, motorveturigistoj, ktp. Sume ekzistas en Egiptio ĉ. 120 sindikatoj, kiuj havas 50 ĝis 60 milojn da membroj. Malgraŭ malfacilaj kondiĉoj vigle kreskas nuntempe novaj sindikatoj. Ĉi tio verŝajne pruvas, ke la laboristoj klaskonsciiĝas …

Artikolo de U. Zimring en “Labour Monthly” (angla lab. gazeto) novembro 1927; tradukita de S. H. Brooks (SAT-ano 8500).

Ses jaroj de Internacia Laborista Helpo

La “ILH” estas organizo, kiu helpas dum mizero al amasoj da homoj en la tuta mondo. Ĝi konsistas el la ekzekutivoficejo de la “ILH”, al kiu estas subalternataj landkomitatoj en 19 landoj, grup- kaj lokkomitatoj. La efikcirklo estas sindikataj kaj profesiaj organizoj, laboristoj kaj partioj, laboristunioj diversspecaj, artistoj, intelektaj bonstatiggrupoj, laborejoj kaj solaj personoj. Ĝia estiĝo estas jena:

El la sento de plej profunda interligeco kun la heroanima rusa popolo kaj ĝia Sovet-problemo estiĝis en jaro 1921 en ĉiuj proletaj klasoj de la mondo la deziro kaj volo, helpi al la laborist- kaj kamparan-ŝtato, en kiu furiozis terura naturkatastrofo. La longa kaj terura sekeco detruis la plej grandan parton de la rikolto. Multaj milionoj da homoj estis minacitaj de malsatmorto. En ĉiuj landoj laŭtiĝis voĉoj de proletara solidareco: Ni devas helpi al la fratoj kaj fratinoj en Sovetio. Direktata de Klara Zetkin, kuniĝis en Berlin internacia komitato, kiu alvokis por formi helpkomitatojn en ĉiuj landoj. La alvoko helpis. Ĉie formiĝis komitatoj, kiuj tuj aranĝis monkolekton. En Germanio oni kolektis pli ol du milionojn da germ. mk. (en mono kaj objektvaloroj), en la aliaj landoj pli ol 20 milionojn. Por la mono oni aĉetis manĝaĵojn kaj ekipobjektojn, kiuj estis transportitaj al Sovetio per 45 grandaj ŝipŝarĝaĵoj. La “ILH” partoprenis je la disdonigo per propraj veturiloj, ĝi pluen starigis produktejojn, modelajn ekonomejojn, kaj ĝi alportis la unuajn plugmaŝinojn al Rusio. Per tia agado de proletara solidareco, la “ILH” helpis al la rusa popolo dum la granda mizero. La helpon meritis la popolo kun sia laborist- kaj kamparan-registaro.

La dua granda helpago de l’ “ILH” ree estis iniciitita pro naturokazo. La grandega tertremo dum la somero en la jaro 1922 en Japanio. Centmiloj da laboristoj estis sen rifuĝejo, sen laboro, sen manĝaĵoj. La “ILH” ekfunkciis. La japana registaro malmulte faris por forigi la mizeron de la laborantaj amasoj, ĝi helpis al la posedantaj klasoj, sed perforte kontraŭis la laboristorganizojn. La “ILH” ree mobilizis ĉiujn siajn organizojn kaj helpis al la laboranta popolo. Ĝia helpo samtempe estis protesto kontraŭ la agado de la kapitalista japana registaro. Kontraŭ ĝi direktiĝis la proletara solidareco, — al la laborantoj ĝi estis dediĉita.

La tria helpago de “ILH” devis kontraŭstari al ankoraŭ pli akra mizero: al la malsatmizero en Germanio. Kaj tio signifis proletaran bataldefendon kontraŭ la kapitalista sistemo. Ĉi-malsatmizero ne estis sekvo de naturokazo, sed la efiko de socia stato, de la milito, de la inflacio kaj plue de kapitalistaj atakoj kontraŭ la Laboristaro. Al centmiloj minacis la malsatmizero. La entreprenoj eluzis la mizeron de la amasoj, por plimalbonigi la laborproporciojn, mallongigi la salajrojn kaj plilongigi la labortempon. La “ILH” ree mobiliziĝis en la tuta mondo. Kaj ne vane. Proletara solidareco helpis al germana Laboristaro. Milionoj fluis Germanion. La “ILH” en granda nombro da urboj starigis kuirejojn kaj manĝigis centmilojn. Plue ĝi forportis milojn da infanoj al eksterlando en bonan flegon. La “ILH” starigis infanhejmojn en Germanio, ĝi disdonis plue panon, konservojn kaj vestaĵojn. Ĝi ankaŭ subvenciis laboristojn, kiuj estis maldungitaj, aŭ kiuj batalis per strikoj kontraŭ la kapitalistoj por certigi sian ekziston. La “ILH” subvenciis la batalantan Proletaron, por ke tiu ne estu venkita de la kontraŭulo per malsato. Kaj tian agadon “ILH” daŭrigis en la sekvantaj jaroj ĉe multnombraj strikoj. Ankaŭ senlaboruloj estis subvenciataj, senpere aŭ per prizorgo de iliaj infanoj.

La poste sekvanta subvenciago de “ILH” estis kontraŭ la internacia kapitalo, kontraŭ la imperialismo. La ĉina popolo leviĝis en la jaro 1925 kontraŭ siaj imperialistaj subpremantoj. Per strikoj ĝi provis plibonigi siajn mizerajn vivkondiĉojn. La movado estis subvenciata de la ĉina inteligentularo, studantoj, profesoroj, anoj de liberaj profesioj. Ili ĉiuj simpatiis kun la laboristoj en la batalo kontraŭ la imperialismo. La sola organizo krom la rusaj sindikatoj estis “ILH”, kiu rapidis helpi al la ĉina popolo. Estas vere, ke la ĉina popolo tiam estis venkita de la imperialismo, sed la movado ne estis sufokita. De Ĉinio disvastiĝis la revoluciaj ondoj al Hindio, Afriko, Hindonezio kaj al aliaj koloniaj regionoj. “ILH” ne bezonas laŭdi sin, ĝi estis farinta multon, por la revolucio kaj batalemo de la ĉina popolo.

La helppreteco de “ILH” denove estis pruvita dum la angla ministstriko en la jaro 1926. Preskaŭ samtempe kun la proklamo de la generalstriko, ankaŭ la alvoko de “ILH” iris en la tutan mondon, al ĉiuj proletoj kaj simpatiuloj por subvencii la anglajn ministojn en ilia batalo. 35 000 da anglaj funtoj kolektiĝis kaj estis senditaj al virinoj kaj infanoj de la angla minproletaro. Dum la tuta strikdaŭro “ILH” penis per simpatiemo kaj kolektado de mono en ĉiuj landoj helpi al la anglaj ministoj persisti en la batalo. Kaj tiu batalo direktiĝis kontraŭ la angla minkapitalo kaj ĝi direktiĝis en sia sekvo kontraŭ la Anglio kiel la plej granda imperia kaj kolonia potenco. El malfirmaj, hazardaj komitatoj, el okaza naturkatastrofo estiĝis tiu proletara helporganizo, kiu laŭplane kaj per ĉiuj fortoj subvenciis la batalantan Proletaron.

Tiel ankaŭ okazis en la jaro 1927. La grandaj movadoj en Germanio, Francio, Ĉeĥoslovakio, Ameriko, Belgio kaj Aŭs-

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 125

trio estis subvenciitaj per la solidareco de la laboristoj en ĉiuj landoj. La ekfunkciigo de “ILH” ĉe la katastrofoj en la saksa-ĉeĥa regiono kaj en Palestino atestas, ke “ILH” ekfunkcias ĉie, kie estas mizero de amasoj. En la potencaj bataloj, ĝi staros apud la klasorganizoj en la plej antaŭa vico …

El “Laborista Ilustrita Gazeto”. Elgermanigis: 9405, membro de Lab. Esp.-grupo “Ni estu fratoj”, Nowawes.

[BILDO p.3 | 19,18,23,21] Malgranda stelo kiel apartigilo

Faktoj kaj komentoj

Ĉu la laboristoj profitos je tio?

Dum longa tempo Hindio estis por Grand-Britio nur rezervujo, el kiu ĝi elprenis krudaĵojn, kaj disvendejo por siaj industriaj produktoj. Poste Hindio pli speciale fariĝis eksportejo por financa angla kapitalo. Hodiaŭ komenciĝas nova fazo: granda parto (60%) el la kapitalo investita en Hindio apartenas al la kreskiĝanta kaj ĉiutage plifortiĝanta hinda burĝaro. La amplekso de la hinda kapitalo atingis tioman gradon, ke siavice ĝi eĉ povas elmigri ĝis Sud-Afriko kaj tie konkurenci la anglan.

Se nuntempe la hinda burĝaro povas, sen la helpo de la brita, ekspluatadi la laboristojn el Hindio, estas memkompreneble, ke ĝi postulas la sendependecon de la lando. Kiu nacia burĝaro ja emas dividi la profitojn kaj honorojn kun alia fremda burĝaro. Sed ĉu la hindaj laboristoj profitos je tia nacia sendependeco?

Ili demandu pri tio al la proletoj el la “sendependiĝintaj”: Polio, Ĉeĥoslovakio kaj aliaj “liberaj” landoj kapitalistaj …

EL POLIO

La juda klerikularo en Polio

Malmulte scias la tutmonda Laboristaro pri la judaj “diuloj” en Polio, kaj eĉ la malmultscio baziĝas je sciigoj el burĝaj gazetoj, kiuj rakontas kutime nur pri la “belaj” flankoj de la “diuloj”, kaj vualigas ilian veran vizaĝaĉon.

Sed, se oni senvualigus ilin, tiam oni ekvidus ilian sufiĉe-malĝojigan vizaĝaĉon.

La plej gravaj el ili en Polio estas la rabenoj kaj “Agudo”.

Ĝis la lasta tempo la rabenoj estis apartigitaj, sed komprenante la unuiĝforton, ili komenciĝas iom post iom unuiĝi. Por tia celo okazas ofte regionaj raben-kunveturoj en ĉiuj partoj de Polio. Tia raben-kunveturo okazis la 14-an de decembro 1927 en Krakovo, en la ejo de la juda “kahalo” (juda komunumo). Ĝia celo estis krei rabenunuiĝon de l’ okcidenta Galicio. Ĉeestis 84 rabenoj kaj 500 delegitoj de la kahaloj el okcidenta Galicio. (Laŭ la juda gazeto “Hajnt” [Hodiaŭ], n-o 283). Kaj kiu ne memoras la pasintjaran raben-kunveturon de Kongres-Polio kun la sama celo? Difinitan politikan programon la rabenoj ne havis, sed tion al ili havigis la “Agudo”.

“Agudo” estas juda religia, politika organizo de ortodoksuloj, kiu batalas por la Hizuk hadaas (Plifortigo de la religio). La “Agudo” proponis al la rabenaro aliĝi al ĝi. Multaj rabenoj konsentis kaj aliĝis (la plej gravaj): la Gera¹), Radzina, Sokolova k. a.), sed estis ankaŭ kelkaj, kiuj malkonsentis kunmiksiĝi religion kun politiko kaj la proponon malakceptis (la plej gravaj: la Belza, Munkaĉa kaj la filoj de la Rujina).

Batalante por la religio, la juda klerikularo (“Agudo” kaj rabenoj) ne haltigas sin antaŭ plej aĉaj agoj. Faktoj abundas. Ni ekvidu laŭvice.

La unuaj paŝoj estas turnitaj kontraŭ la junularo, al kiu la rabenaro perforte malpermesas legi kaj studi “mondajn” librojn, sed rekomendas lernadi la sanktan Biblion kaj Talmudon. En la preĝejoj la rabenoj elpaŝas kun paroladoj kontraŭ la nekreduloj ktp.

Kaj ĉar ĉio-ĉi malmulte helpas, ili do per la nuraj vortoj ne kontentiĝas kaj alpaŝas al la “laboro”: al bruligado de “sendiaj” libroj. Ankoraŭ freŝa estas en la memoro la bruligo de bibliotekoj en Korĉev kaj Radun kaj jen ni denove legas en la juda gazeto “Naje Folkscajtung” (Nova Popolgazeto), n-o 281: “En urbeto Bistric (apud Vilno) fondis la junularo judan popol-bibliotekon. Dum kelkaj jaroj oni kunkolektis ĝis 100 libroj el la nova literaturo. Tio malplaĉis al la tieaj fanatikaj judaj rabenoj, kaj ili forbrulis 40 librojn.”

Kun la helpo de la polico — antaŭ kiu ili precipe en la provincoj denuncas junulojn, kiel “komunistojn”, “antiŝtatulojn” k. s. — ili volas sufokigi la liberan

¹) La Gera rabeno estas unu el la plej grandaj ne nur en Polio, sed ankaŭ en la tuta mondo. Li posedas tutan armeon de hasidoj, kaj estas riĉega.

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

(Daŭrigo dekdua)

La Patrio plilarĝiĝas

Necesas noti, ke la skizita organizformo laŭfamilia ekzistis dum epoko pri kiu la historiistoj ne povas liveri precizajn datojn. Oni tamen posedas sufiĉe da faktoj kaj argumentoj por povi kun verŝajneco aserti, ke nur tiaj malgrandaj homgrupiĝoj²²) ekzistis dum kelkaj jarcentoj.

La tiutempa produktado, kiu konsistis preskaŭ nur el kamplaboro preparis la kondiĉojn por ekzistado de tiaj patrietoj. Kiam estiĝis elementa industrio, kiam interŝanĝado de produktoj fariĝis necesa kaj estis pli ofta, tiam kreiĝis kondiĉoj por plilarĝiĝo de la homaj grupiĝoj. Sed la reganta ideologio ne permesis kunfandiĝon de kelkaj gentoj. Necesis de ia kompromisa aranĝo inter la ekonomia neceseco kaj la religia ideologio, kiu forte influis la spiritojn kaj malhelpis racian evoluadon. La hejma religio ja malpermesis, ke du familioj kunfandiĝu²³). Estis nur eble, ke ili kuniĝu konservante ĉiu sian propran kulton kaj sendependecon. El tio rezultis nova organizformo, kiun oni nomis fratrio ĉe la grekoj kaj kurio ĉe la italoj. Memkompreneble tiu plilarĝigita grupiĝo bezonis ian religian ligilon. Tial estiĝis supera diaĵo komuna al ĉiuj familioj kuniĝintaj en pli larĝa asocio. Ĉiu fratrio, ĉiu kurio havis sian kulton, sian altaron kun sankta fajro. La ceremoniaro similis tiun de la familio kaj konsistis ĉefe el komuna manĝo. Oni buĉis oferiton, kies karno estis kuirata sur la sankta fajro. Oni manĝis kaj eldiris kelkajn preĝojn al la dio, kiu kompreneble ricevis sian parton el la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

Ĉiu fratrio aŭ kurio okazigis kunvenojn, ĉe kiuj povis esti farataj gravaj decidoj kaj kiujn obei devis ĉiuj anoj de la asocio. Tiu plilarĝigita patrio do havis sian dion, sian kulton, sian registaron, sian estron tute same kiel la gento.

Nature tiu nova plilarĝiĝinta organizformo ne haltis ĉe tiu stadio. Kelkaj fratrioj aŭ kurioj sammaniere kuniĝis kaj formis tribon.

La tribo ankaŭ havis sian religion, sian komunan sanktejon kun altaro kaj protektanta dio. La dio de la tribo havis ordinare similan devenon kiel tiu de la fratrio aŭ tiu de la familio. Li estis iu diigita viro, iu heroo. Li donis sian nomon al la tribo, tial la grekoj nomis lin nomdonanta heroo. Ĉiujare okazis je lia honoro religia festo, kies ĉefa ceremonio konsistis ankaŭ el komuna manĝo, kiun partoprenis la tribo.

Ĉi lasta, kiel la fratrio kaj la kurio havis siajn kunvenojn kaj eldonis dekretojn, kiujn devis obei ĉiuj anoj de la tribo. Ĝi havis tribunalon kaj juĝrajton kontraŭ siaj membroj. Ĝi havis estron, nomitan tribunus.

Sed ni ne forgesu, ke tiu juĝrajto rilatis nur al la aferoj komunaj al ĉiuj membroj de la tribo. La gentestro daŭrigis havi plenan regecon rilate al la interna vivo de la gento. Li povis kondamni je morto sian edzinon, sian filon, sian sklavon aŭ sian klienton.

La Civito

Por kompreni la antikvan civilizacion — kaj eĉ la nuntempan — necesas neniam forgesi, ke la menso de la antikv-

²²) Familio aŭ gento povis tamen enteni kelkajn milojn da homoj.

²³) Ĉu ni ne povas nuntempe konstati la samon? Neniu nacio ja volus konsenti forlason de sia politika suvereneco en ia internacia organizo. Tio ĝuste estas la kaŭzo de la senpoveco de la Ligo de Nacioj por solvi la hodiaŭajn problemojn.

— paĝo 4 —

126 — SENNACIULO

penson. Precipe la rabenaro kontraŭbatalas liberpensulojn. Ili eĉ postulas de la registaro, ke oni malakceptu sendiulojn en la judajn komunumojn (kahalojn). En “Hajnt”, n-o 283, ni legas: “La rabenkunveturon de l’ 14-a de decembro 1927 salutis en la nomo de la registaro d-ro Dziados, el la Krakova vojevodejo, kaj la Krakova urbestro d-ro Rolle. Post la salut-paroladoj, la kunsido decidis sendi salut-leterojn al pola prezidanto kaj al marŝalo Pilsudski. La rabenkunsido decidis postuli de la registaro ke ĝi malpermesu akcepton de liberpensuloj kiel membrojn en la Kahalon. Ankaŭ la pasintjara raben-kunveturo de Kongres-Polio decidis la samon.

Ofte la juda klerikularo kontraŭbatalas:

Profunuiĝojn, radikalajn novjudajn lernejojn, modon (precipe elkorsiĝon, mallongajn manikojn kaj jupojn — siatempe ili eĉ dungis specialajn “ŝmirulojn” por pudrigi la nudajn manojn de fraŭlinoj), teatron (En Berezno la rabeno kun kelkaj ortodoksuloj disŝiris la teatro-kurtenon, pro tio, ke oni aranĝis sabate prezentadon!), sporton kaj ĝenerale ĉiun ajn novigan elpaŝon.

Kaj ne nur en la provincoj, sed ankaŭ en la pli grandaj polaj urboj okazas samaj “porreligiaj” bataloj.

Ĉu la sabat-gardistoj¹) en Varsovio ne disrompas montrfenestrojn de sabate malfermataj judaj butikoj²)?

Ĉu ili ne batis en Varsovio judajn gazet-kolportistojn, kiuj sabate vendadas gazetojn.

Kaj ĉu la samo ne ripetiĝas en Vilno, Lublin kaj ĝenerale en preskaŭ ĉiuj urboj, kie nur ekzistas la “sabat-gardistoj”?

Ĉio-ĉi rememorigas la profundan mezepokon kaj ofte oni dubas: ĉu la dudeka jarcento ne transformiĝis en mezepokan jarcenton?

La “Agudo” havas siajn reprezentantojn en la parlamento (s-ro Kirŝbrojn¹) k. a.), en urbaj konsilantaroj kaj en kahaloj (en Varsovio: rabeno Iĉe Mejer Levin¹).

Iliaj deputitoj postulis antaŭnelonge en la sejmo (pola parlamento) enkonduki religion en ĉiujn popollernejojn, kie lernas judoj.

Antaŭ kelkaj semajnoj aliaj reprezentantoj en la Varsovia kahalo kontraŭstaris la postulojn de la radikaluloj kaj socialistoj, nome: monsubteni la novjudajn popollernejojn, senlaborulojn ktp.

Kvankam la juda klerikularo, estas ankoraŭ sufiĉe forta en Polio, tamen la pli radikala kaj socialista junularo kune kun la liberpensuloj dispeligos iom post iom ilian influon malefikan sur la amasojn. David Glizer (6600).

¹) Fakorganizo de la “Agudo”. ²) Laŭ la juda religio oni devas sabate ripozi.

¹) S-ro Kirŝbrojn kaj la rabeno Levin estas la ĉef-gvidantoj de la “Agudo” en Polio.

LA FAŜISTA TERORO DE HORTHY-HUNGARIO DAŬRAS

Dum la elektoj al parlamento en novembro 1926, Endre, la fifama distriktestro de la Pesta departamento arestis K-don Ladislaon Schönmann (Ŝenman), membron de Hungara Socialista Partio. La kialo? Pro “komunista konspiro”. Neeble rakonti la turmentojn, kiujn travivis nia K-do, ĵetata de karcero en karceron, batata terure kiel en la tempo de plej kruelaj inkvizicioj. Mi aldonu, ke oni neniel povis pruvi la kulpecon de tiu K-do, kaj sekve li estas kontraŭleĝe tenata en malliberejoj. Ŝajne oni intencas lin vive entombigi.

K-do Johano Kutaŝ, terlaboristo, ekspolicano, ankaŭ membro de H. S. P., estis arestita, ĉar ne havante monon li piediris de Budapesto al Györ. La ĝendarmoj kaptis lin, kiel suspektindan personon. Oni punis lin pro “komundanĝera laborevito kaj vagado”. Post la liberigo li ĉie denove estis “kontrolata” de la polico. Netolerebla fariĝis lia vivo. Kaj ĉio ĉi pro lia kuraĝa, senĉesa agitado inter la terlaboristoj. Oni internigis lin kaj li tie sidas denove depost 9 monatoj.

La 2-an de septembro 1927, okazis multnombraj arestoj. Inter aliaj estis arestataj K-doj Josefo Sollner kaj Arpado Ŝido. Ne povante forĝi kontraŭ ili gravan akuzon, por ke oni povu ilin transdoni al prokuroro, oni ilin ĵetis en la polican arestejon. La policribunalo akuzis ilin pro “parolado dum nepermesita kunveno” je 9 monatoj.

Tiuj kelkaj faktoj rezumitaj el tro longa raporto, spegulas sufiĉe bone la teroron, kiu regas en Hungario!

Laŭ raporto de Elmigranto.

uloj — ankaŭ tiu de la granda plimulto el la nuntempuloj — estis la rezulto de plej fantaziaj, mistikaj ideoj. Kaj por kompreni kiel povis okazi ŝanĝoj en la homa intelekto, estas necese ne malatenti la fakton, ke la kruda neceseco ekonomia devigis la homon konstrui domojn, fabriki diversajn objektojn aŭ ilojn.

Sur tiu kampo regas ia leĝo, kiu forigas ĉian mistikon. Sorĉaj procedoj ja ne efikas en la tekniko. Necesas apliki raciajn procedojn, obei naturajn leĝojn kaj ne fantazii. Kiu manipulas ilojn aŭ kondukas maŝinon, tiu ne atendas de ili miraklon. Metiisto, kiu sukcesas en sia laboro, ne dankas pro tio al dio; se li malsukcesas, li ne akuzas diablon, sed simple diras: “Mi estis mallerta.” En okazo de malsukceso, inĝeniero same deklaras, ke li eraris en siaj kalkuloj, aŭ ke li maltrafis vidi ion gravan.

Tiel samtempe kaj paralele kun la mistika menso kreiĝis alia, kiun oni povus nomi teknika menso, kaj al kiu ni ŝuldas ĉiun progreson, ĉiun antaŭenpaŝon.

Sed ekster sia teknika laboro, la homo ofte refalas en fantazian mondon; li kreas al si diojn, kiujn li adoras, religiojn kaj kutimojn plej strangajn, al kiuj li sklave obeas. Okazas eĉ, ke li metas la teknikon je la servo de siaj mistikaj kredoj. Racio kaj mistikeco povas ja kunekzisti en la cerbo de individuo. Tial ni vidas hodiaŭ scienculojn kaj teknikistojn, kiuj estas ankaŭ mistikemuloj.

Tamen por ni ne estas dubo, ke la “teknika menso” pli kaj pli disvolviĝos malprofite al la mistika. Pli kaj pli la tekniko invados ĉiujn kampojn de la homa vivo, kaj sekve pli kaj pli la teknika, racia pensmaniero forigos la mistikan.

Se oni ne akceptas tiun vidpunkton, ŝajnas al ni neeble kompreni kaj klarigi la historian procezon.

Tiu mallonga temodekliniĝo helpos komprenigi la kunekziston ĉe la antikvuloj de du malsamspecaj religioj. Kaj ni konstatos, ke la religio, kiu rilatis al konkretaĵoj, al la naturaj elementoj fariĝis pli kaj pli potenca kaj finfine forpuŝis la religion el pure subjektivaj ideoj.

Ni jam vidis, ke la antikvulo pense vivis meze de siaj hejmaj dioj. Sed tio ne sufiĉis al li. Lia fantazio estis tre aktiva; ĝi kreis aliajn diaĵojn, kies karaktero estis malpli persona, pli ĝenerala kaj sekve pli kapabla utili kiel idea ligilo por pli larĝa grupiĝo. La homo diigis la elementojn de la naturo en kies manoj estis lia vivo. Li timis la fulmon kaj samtempe sopiris al la nubo, kiu alportas akvon por fruktodonigi lian rikolton. Li spertis senĉese ian miksaĵon el timo kaj respektego por tiuj potencaj fortoj: li ĝuis la lumon kaj timis la nokton; la suno, la luno, la riveroj, la maro ŝajnis al li vivantaj estaĵoj, kiuj povas fari ĉu bonon, ĉu malbonon. Tial li preĝis kaj adoris ilin kiel diojn. Kaj tiel naskiĝis Zeŭso, Ateneo, Junono kaj multege da aliaj malpli famaj dioj, kiuj loĝatigis la helenan Olimpon aŭ la roman Kapitolon.

(Pluo sekvos) E. Lanty.

[REKLAMO p.4] La Esperanta Vortfarado laŭ la Fundamento de Paul Fruictier. Unika verko en nia lingvo, kiu detale pritraktas la derivadon kaj la signifon de l’ afiksoj kaj de l’ prepozicioj. La sola libro, kiu faciligos al vi la komprenon de la vortfarada meĥanismo. Prezo: 1,80 mk. g. Havebla ĉe Administracio de SAT

— paĝo 5 —

SENNACIULO 127

TAGO EL MIA VIVO

Mi loĝas en komerca kvartalo. La bruo matene vekas min. Mi leviĝas kaj kuras al la proksima rivero. Post refreŝiga bano mi revenas hejmen. Mi matenmanĝas kaj iras poste oficejon. Mi estas 20-jara kaj laboras kiel kalkulisto en filio de la regnobanko.

Malgraŭ la malgranda salajro — mi ricevas 45 rublojn — mi estas kontenta el mia ofico, ĉar mi loĝas sola kaj miaj bezonoj estas malgrandaj. Je la 5-a horo postagmeze mi finas mian laboron. Mi tagmanĝas kaj poste pripensas kien iri. Je la sesa okazos junular-kunveno de miaj samoficistoj. Je la sepa kunveno de la marksista rondo. De la oka ĝis la deka mi estos en la lernejo de libroteneado. Poste promenado. Glitado sur la rivero. Je la dekdua plena de ĝojo kaj pensoj pri la pasinta tago mi kuŝiĝas. Mi legas ankoraŭ gazetojn kaj endormiĝas. Kun la gazeto en la mano mi vekiĝas matene . . .

Semiono Majzles (6917).

IMPRESOJ PRI SOVETIO

de okulvidinto, orelaŭdinto, fingrotuŝinto

(Daŭrigo)

EN MOSKVO

Antaŭvortoj

Estas fakto, kiun mi tuj volas substreki. Kiel dirite, estis en Moskvo delegitoj el 43 landoj formantaj ĉ. 30 lingvogrupojn. Kune ĉiam iris la anoj de la sama lingvogrupo kaj eĉ ne klopodis interrilatiĝi kun la K-doj aliĝantaj al alia grupo. Same okazis en hoteloj: aparte dormis la germanoj, la angloj, la francoj, aparte ili manĝis. Interdelegita interfratiĝo, eĉ nur interamikiĝo evidentiĝis tute neebla pro la lingvodiverseco. Mi raportu memoraĵon: dum kelka tempo loĝis en la sama ĉambro kun Lerchner kaj mi ĉeĥoslovakiano, kiu — laŭ sia diro — inventis aparaton dank’ al kiu ĉiuj povas interkompreniĝi. Sed tiun mirindan inventaĵon li neniam konsentis montri al ni. Ĝi tamen multe utilus por la kompatindaj diverslingvoparolantoj. Ni, esperantistoj, nian „aparaton“ ĉiam propagandis, kaj multaj komprenis ĝian altvaloron. K-do Bässler jam sciigis en Sennaciulo, ke rezolucion favoran al esperanto subskribis dum Kongreso de Amikoj de Sovetio, kiun partoprenis ĉiuj delegitoj, 250 K-doj. Tio elmontras kiagrade, ne ni, sed la spertitaj malfacilaĵoj, instruis la delegitojn.

Aliparte internacia lingvo ne nur ebligus al ni, ĉiulandaj SAT-anoj, starigi inter ni firman fundamenton de fakta interfratiĝo, sed ĝi ankaŭ donus al ni rimedon kiel eble plej serioze enketi pri ĉiuj flankoj de sovetia vivo. Mi kuraĝas diri, ke la delegitoj posedantaj nur sian denaskan lingvon vidis kaj aŭdis, kion la oficiala gvidantaro de l’ delegitaro konsentis vidigi kaj aŭdigi al ili. Alie ne povas esti. Kontraŭe ni pere de esperanto, sukcesis interrilati kun ĉiutendencaj K-doj, longe kaj aparte interparoli kun ili, tiel multon aŭdante kaj vidante, kio neniam atingos orelojn kaj okulojn delegitajn. Mi sekve rajtas opinii, ke miaj impresoj estas sendube tiuj, kiuj entenas kiel eble plej multe da vero, kiuj plej alproksimiĝas al la reala sovetia situacio.

Ekonomia situacio kaj laboristaj vivkondiĉoj

Plurajn fabrikojn mi vizitis kun sufiĉe multnombraj laboristoj, pere de esperanto, mi sukcesis interparoli, mi eĉ trafis okazon longajn horojn aparte pasigi kun senlaboruloj, ĉu en Moskvo, ĉu en Ukrainio. Mi manĝis en laboristaj restoracioj, vizitis laboristajn loĝejojn. Unuvorte mi ĉiurimede klopodis kaj grandparte sukcesis partopreni la laboristan vivon. Nun mi devas publikigi miajn konkludojn: ĉu la laboristoj en Sovetio ĝuas pli bonajn vivkondiĉojn ol en Francio? estas demando, kiun mi mem ne kapablas respondi. Sed tiu sindeteno tuj evidentiĝas, ke unuavide ne ekzistas inter sovetiaj kaj francaj laborularkondiĉoj takseebla diferenco. Ĝi ankaŭ komprenigas, kial ni revoluciuloj vizitinte Sovetion povas tute sincere atesti: inter kapitalista lando kaj Sovetio ne estas okulfrapa malsameco. Estas ja en Sovetio diverskategoriaj laboristoj, diverskoloraj panoj, diversklasvagonoj, diversrangmanĝejoj [?], senlaboruloj, almozpetuloj, senzorgaj infanoj, ktp. ktp. . . .

Mi poste diros, kion oni devas opinii pri tiu aserto.

La salajroŝtuparo

Mi memorigu kelkajn ciferojn. Ne estas sekreto, la industrilaboristoj estas apartigitaj en kategorioj, kiuj simetrias kun la 17 ŝtupoj de la salajroŝtuparo. En fama kaj sendube modela fabriko — Dynamo, — kiun mi vizitis en Moskvo, la ŝtupoj estas jenaj:

Ŝtupo perlaboras monate
1-a metilernanto 21 rublojn¹)
2-a „ 30 „
3-a nekvalifikitaj laboristoj 48 „
4-a „
5-a „
6-a „ ĝis 58 „
7-a kvalifikitaj laboristoj 60 „
8-a „
9-a „
10-a „ ĝis 200 „
11-a laboristoj
12-a inĝenieroj
17-a direktoro ĝis 400²) „

Kompreneble, kiu prilaboras 48 rublojn ne vivas tiel bone, kiel la 10-a kategorio. Kaj estus dezirinde, ke ĉiuj laboristoj enpoŝigu 200 rublojn monate. Ni ĉiuj konsentas. Sed kiu serioze studis la problemon devas konfesi, ke trudi unikan salajron en sovetiaj laborejoj estas utopio. K-do Lozovski, sekretario de Internacia Ruĝa Sindikataro, deklaris al franca delegitaro, ke post Oktobra Revolucio estis enkondukita unika salajro. Konvinkiga estis la sperto: la kvalifikitaj laboristoj fuŝis la produktadon. Por ne pereigi ĝin, por ne neniigi la landan ekonomion, t. e. por savi Revolucion, estis necese denove returneveni al la kapitalista salajrotarifo. Sed ĉu estas idealo? Ĉu tiu sistemo restos netuŝebla? Tute ne, respondis Lozovski. Ni intencas kiel eble plej baldaŭ reenkonduki egalan salajron, sed antaŭe estos necese: 1. la laboristan psikologion perfektigi, revoluciigi; 2. en niaj teknikejoj, laborlernejoj, profesiaj institutoj eduki tiom multe da kvalifikuloj, kiom bezonas nia ĉiujare rapidkreskanta industrio.

Kion respondi? . . .

G. Salan (Daŭrigota).


¹) 1 rublo = ½ dolaro, 2 mk. g. 12 fr. fr.

²) Multaj legantoj sendube jam scias, ke maksimuma monata salajro por komunistano estas 225 rubloj. Povas do okazi — kaj fakte okazas — ke en sama fabriko sin trovas inĝenieroj je sama kapableco, la unuj senpartianoj, la alia komunistanoj [?]. Tiuj perlaboras ekz. 300—400 rubloj, dum tiu ĉi perlaboras nur 225 [?] rubloj.

„Lingvoj natural kreskas tute trankvile, ĉar kun tia lingvo neniu kuraĝas fari iajn eksperimentojn aŭ fleksi ĝin laŭ sia gusto; sed pri lingvo artefarita ĉiu opinias, ke li havas rajton de voĉo, ke li povas kaj eĉ devas direkti la sorton de la lingvo laŭ sia kompreno.“

L. L. Zamenhof.

(Parolado ĉe la VIII-a Kongreso, Krakovo).

✶

Germanio super ĉio, super ĉio en la mond’!

Multaj homoj en la mondo ne volas kredi, ke Germanio vere superas la aliajn naciojn. Dum longa tempo ankaŭ mi ne volis kredi tion, sed la faktoj pruvas evidente kaj nun mi konvinkiĝis. Jen la pruvoj:

Da ministroj, — do oficistoj kun alta salajro, — estas en Italio 8, en Belgio 9, en Usono 10, en Francio 13, en Britio 23 kaj en Germanio 80, do pli multe ol en la aliaj landoj entute. Da membroj de ŝtataj parlamentoj estas en Belgio 340, en Usono 435, en Italio 530, en Francio 911, en Britio 1634 kaj en Germanio 2365.

Kiu ankoraŭ riskas dubi pri la germania supereco en la mondo?

Burger (601).

— paĝo 6 —

128 SENNACIULO

SENNACIULA STUDENTA PAĜO

SUB LA KONTROLO DE STUDENTA FAKO, ORGANIZITA ĈE JUNULARA SEKCIO DE SAT

Redakcia adreso: Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio), D. Snejko.

De Sekcio

Jam pasis longa tempo, kiam estis fondita nia Sekcio. Sed bedaŭrinde ĝis hodiaŭ ni havas en la vicoj de SAT multe da studentoj, kiuj ne aliĝis al Sekcio? Kial do?

Silentas K-doj el plej gravaj landoj. Francaj K-doj dume ankaŭ ne aliĝis. Kontraŭe: K-doj el blankaj landoj ĝoje akceptas informon pri starigo de nia Sekcio kaj aliĝas al Sekcio. Same sovetiaj studentoj silentas.

Dum la Oktobraj festoj en Moskvo okazis kunveno de studentoj alvenintaj Sovetion. Ili elektis komisionon por krei Internacian Studentan Union. Ni SAT-anoj devas kolekti niajn ĉiujn fortojn por — per nia ilo esperanto — helpi al ĉi komisiono kaj starigi ISU.

Ni havas la okazon pruvi la praktikan utilecon de nia lingvo kaj de nia laboro. Kaj ni devas ĝin pruvi. Aliĝu al Sekcio! Kunlaboru al SSP! Uzu artikolojn el ĝi por siaj studentaj naciaj ĵurnaloj.

D. S.

Medicina Edukado en Polio

Ĝis antaŭ tri jaroj ekzistis ĉe ni 3 diversaj sistemoj de medicininstruado: la aŭstria (Universitatoj en Leopolo kaj Krakovo), la germana (en Poznan) kaj la rusa (en Varsovio kaj Vilno). Nune ankaŭ ekzistas la cititaj 5 universitatoj. La studado daŭras 6 jarojn en la medicina fakultato. Ĉiujare oni estas ekzamenita (t. n. jara ekzameno). Nur post tiu-ĉi ekzameno oni povas iri al supera kurso. Ĝenerale la medstudado estas ĉe ni longdaŭra kaj malfacila, ankaŭ multekosta. La ekzamenobjektoj de l’ unuaj du kursoj formas t. n. unuan rigorozon (fiziko, ĥemio, anatomio, histologio, fiziologio, biologio, fiziologia ĥemio, aldone multaj kolokvioj, la duan rigorozon formas (farmokologio, bakteriologio, patologio, anatomio patologia, jurmedicino, interna medicino kaj neŭrologio — t. e. 3½ kursoj); la trian — formas la restantaj klinikaj objektoj (ĥirurgio ktp.). Post tiuj 3 rigorozoj oni fariĝis antaŭe doktoro, nun nur magistro por doktoriĝi necesas skribi desertacion.

En ĉiuj polaj medicinaj fakultatoj ekzistas „numerus clausus“, t. e. oni akceptas studentojn procente laŭ religio. Ĉe Leopola med.-fakultato oni akceptas pojare nur 130 gestudentojn, el tio ĉirkaŭ 20-grek-katolikojn (ukrainanojn) kaj 15 judojn.

Ni lernas el polaj kaj germanaj lernolibroj. En Leopola universitato studas ĉ. 4000 studentoj en bestkuracista akademio — 250 kaj en komercakademio ĉ. 200.

Z—er.

De la redakcio: Estas interese por SSP ricevi materialon por ekscii pri la studado en diversaj superaj lernejoj de l’ tuta mondo. Plej gravaj estas punktoj: 1. Kiom longe daŭras la studado? 2. Ĉu estas enirekzameno? 3. Ĉu ĉiu estas akceptata (laŭ religio, nacieco ktp.). 4. Ĉu oni en ĉi lando poste povas praktiki. 5. Kiom da samaj superaj lernejoj ekzistas en via lando? 6. Kolegaj kaj societa vivo. 7. Interrilatoj, inter studentaro kaj profesoroj. 8. Vivkostoj (buĝeto de studento). 9. Subvencioj. 10. Enirvizoj. 11. Ĉu ekzistas iaj studentorganizoj ktp.

Studentaro en Bulgario

Post la faŝista „nokto“ — la studenta movado iom ŝanĝiĝis. Faŝistoj perforte faŝistigis tiaman maldekstrulan asocion „Ĥristo Botev“¹).

Sekvis jaroj de blanka teroro dum kiu ne malmultaj studentoj kaj studentinoj estis mortigitaj kaj ĉio ŝajnekdormis.

En la jaro 1926 la studentaro ekmoviĝis. Estis fonditaj akademiaj societoj (en ĉiu fako) kaj eĉ tiuj societoj nun intencas unuiĝi kaj fondi union de bulgarpopola studentaro. Kontraŭ ili staras „Ĥristo Botev“-asocio kiu ankaŭ deziris fondi studentan union, sed malsukcese. Kia mokigo de la nomo de plej granda Bulgaro — revoluciulo! Kontraŭ kiuj li batalis kaj en batalo kun kiuj li pereis — tiuj nun flirtas kun lia nomo. Nunjare eĉ la festado de 51-a datreveno post lia pereo estis malpermesita por studentoj.

Meze de „Ĥristo Botev“-asocio kaj akademiaj societoj estas la etburĝaj flavaj „neŭtralaj“ studentaj societoj. Ili estas kontraŭ faŝistoj (de jure), sed kunvenas kune (de facto).

Nun aperas du gazetoj „Studenta Voĉo“ (dekstrula) kaj „Studenta tribuno“ (maldekstrula). Dum la teroro en la jaroj 1923/25 multaj komstudentoj forkuris al Germanio, Francio, Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio ktp. Ili fondis union „Narstud“ (Popola Studentaro) kun samnoma presorgano.

Dum la lastaj monatoj la blanka teroro kvazaŭ plikrueliĝis. Denove kelkaj K-doj estis mortpafitaj. Pri aliaj . . . oni presis en la gazeto, ke ili . . . „foraperis“. Kien? . . . Ĉiutage gazetoj raportas pri „forapero“ da kelkaj K-doj. Faŝistoj denove eklaboris.

R u s e (Bulgario). G. R.


¹) Nomo de konata bulgara revoluciulo.

TRA STUDENTIO

Dum la lasta vintra semestro en germanaj universitatoj studos 7625 eksterlandanoj, el ili: — 711 bulgaroj, 645 rumanoj, 495 poloj, 332 hungaroj, 286 rusoj, 285 svisoj, 270 jugoslavoj, 216 danzigianoj, 162 estonoj, 101 transkaŭkazianoj k. a.

Dum la Oktobraj festoj en Moskvo okazis Internacia konferenco de studentaro. Partoprenis K-doj alvenintaj el diversaj landoj.

Konferenco esprimis la deziron pri fondo de Internacia Studenta Unio.

Nur hodiaŭ ni eksciis pri la morto de nia juna, agema, SAT-ano studento

A. SKUGAREVSKIJ

Tia 21-jara junulo multon faris por nia SAT-movado. Kordissiro — interrompis lian vivon kaj agadon. Li laboris en Gomel kaj Kazan.

Honoron al lia memoro!

Al lia familio nia Studentsekcio sendas la esprimon de niaj respektplenaj kondolencoj.

SAT-Student-Sekcio

D. S n e j k o.

Kulturaj novaĵoj

Bulteno de Tut-Unia Societo por Kulturaj Interrilatoj kun eksterlando (VOKS), kiu aperas en Moskvo havas esperantan resumon kaj fakon „Esperanta kroniko“.

En dika literatur-scienca ĵurnalo „Uzrussa“ (Supereco), Minsk, Blankrusio, aperis granda artikolo de F. Perlo kaj D. Snejko pri „Finna literaturo“. Ĉi artikolo estis verkita en esp-o de du K-doj, kiuj loĝas en aliaj landoj.

En n-o 3 aperis artikolo pri „Japana literaturo“. Materialo estis kolektita dank’ al esp-o!

Sendu artikolojn pri literaturo de via lando en Minsk por aperigi ilin en ĵurnaloj.

„Väst-Svenska Kuriren“ aperigis Oktobran numeron de sia gazeto. Multe da materialo kaj foto estis ricevitaj per Esperanta-SAT-Servo.

En la n-o 3 de „Ruĝa Studentaro“ (Moskvo) estis presita rakonto de Dim. Belyj „Boen Smotr“, pri la vivo de Bulgara Studentaro kaj letero de Bubo el Jugoslavio kun noteto de redakcio. Ĉie estas menciita esperanta deveno de materialo.

En Oktobra festa numero aperis 6 per SAT-studentsekcio ricevitaj salutleteroj de Studentaro de Svedio kaj saluto de nia studenta SAT-sekcio.

Ni bezonegas materialon pri Indonesia Studentaro. Ĉu iu holanda studento povas liveri al ni tradukojn pri ĉi demando el artikoloj, presitaj en „De Tribune“.

— paĝo 7 —

SENNACIULO 129

TRA ESPERANTIO

VERO ANTAŬ ĈIO

Ni ricevis jenan leteron:

Rostov-Don, decembro 1927.

Estimata Redakcio,

Antaŭ kelkaj monatoj germana SAT-ano skribis, ke sovetiaj K-doj verkas artikolojn por „S-ulo“ kvazaŭ laŭ propono de soveta registaro. Laŭ mia opinio K-do estis prava. Li estis prava pro tio, ke en „S-ulo“ abundas prisovetia materialo pri plensukcesoj de laborista, ekonomia, kultura vivo, sed tute mankas artikoloj skizantaj malsukceson, pri ankoraŭ ekzistantaj malordoj.

Ni, sovetianoj, certe alkutimiĝis legi nur artikolojn traktantajn pri malbona, sufera vivo en aliaj landoj, sed ial prisilentas niajn mankojn videblajn. Simile al sovetiaj ĵurnaloj, en kiuj ĉiam estas vipataj misuzoj ekonomiaj, „sovetaj burĝoj“ ktp., mi proponas, ke sovetiaj K-doj ne prisilentu la temojn pri senlaboruloj, senhejmuloj (kies multeco en grandaj urboj frapas la okulojn), loĝeja krizo en urboj, pri malklereco de kamparanoj, sed verku artikolojn pri ĉi-tiuj mizeroj, ankoraŭ regantaj en nia lando kaj nur tiam ni prezentos al alilandaj K-doj plenan bildon de l’ vivo en Sovetio. Mi kredas, ke vero devas esti antaŭ ĉio.

5458

ESTU INDULGEMAJ!

„Nek en koro nek en kapo restas io“, sub tia titolo skribas K-do Piskunov artikolon en „S-ulo“ n-o 167, el kiu ni kun bedaŭro ekscias, ke kvankam en la germana delegacio estis kelkaj SAT-anoj, ili tute ne anoncis sin, tute ne serĉis esp-ajn K-dojn. Tio vere estas malinda. Estas bone, ke sovetaj K-doj tion komunikas. Eĉ dankinde, ĉar oni povos tiun aferon priparoli publike.

Sed ni profunde serĉu la kialojn.

K-do P. finas sian artikolon per vortoj: „Ĉu pro senbaza timo? .. maldiligenteco? .. nepripensiteco? .. aŭ pro kio?“ Eble estas ĝuste kelkaj motivoj (krom maldiligenteco, mi kredas), kiuj hezitigis germanajn K-dojn sin anonci.

Estas ekz. facile lerni nian lingvon, sed ne estas facile ĝin paroli sufiĉe flue kaj paroli publike estas speciala arto, por kiu oni bezonas ankoraŭ iom da kuraĝo!

Se okazis al iu, ke dum lia paroladeto kelkaj ridetas pro lia malfacila parolado, tiam li ne plu kuraĝos paroli kaj evitos tion kiel eble plej multe. Ni estu do indulgemaj al K-doj, kiuj ne bone parolas, kiuj havas malfacilaĵojn kaj devas longe primediti antaŭ ol diri ian frazon. Oni ne moku K-don, se li eĉ serĉas vortojn en la vortaro dum sia paroladeto. Tiam li ne plu hontos kaj tiom pli rapide ellernos la lingvon. For la honton! „Kuraĝe“, senĝene uzu vian poŝvortaron dum interparoladoj, ĝis kiam vi tute perfektiĝos!

8070.

Studento-Servo

Redakcio de SSP petas studentojn kaj kulturlaborantojn el ĉiuj landoj sendadi al ĝi materialon, kronikon, notetojn pri la kultura vivo en via lando (literatura, muzika, arta ktp.). Ĉi materialo necesas por liveri ĝin al kulturgazetoj, ĵurnaloj kaj organizoj. Fotoj ankaŭ estas akcepteblaj. Sendu ĉion al Redakcia adreso de SSP.

D. Snejko serĉas K-don kiu povus helpi al li (ĉu per sendo de materialo ĉu per leterinterŝanĝo) verki artikolon pri „Lasttempa ĉina literaturo“.

NIA POŜTO

Salan (Francio). Ni atendas vian aliĝon al Sekcio kaj artikolojn por nia paĝo pri viaj impresoj de Sovetia studenta vivo. Ni bedaŭras, ke vi ne havis okazon viziti nian redaktejon.

Toulousaj SAT-anoj. Ni atendas vian respondon al nia longa letero!

[BILDO p.7 | 35,38,63,44] Desegnaĵo: malfermita libro kaj plumo en kadro, super la rubriko «Recenzejo».

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Dancu, Marionetoj! Novelaro de Julio Baghy. Eldono de la aŭtoro, Budapest VII, Rottenbiller-utca 66 I. em. Formato: 16¼×12½ cm., 173 pĝ. Prezo: Duontole bindita, 2.60 mk. g.; tole bindita sur luksa papero 3.70 mk. g.; bibliofila silke bindita, 9 mk. g.; bibliofila lede bindita 11 mk. g.

Ni ĝoju pri nova tre leginda libro. Ĝi entenas 10 verketojn — novelojn, alegoriojn, rememoron pri infanaj tagoj kaj spritan rakonton pri esperanta lingvo.

Oni atendus de tia famulo, kiel Julio Baghy, perfektecon, sed bedaŭrinde tion oni ne renkontas ĉi-tie. La verkaro entenas unue multe da neologismoj, ekz. tempesto, volontoro, stumbli, skabeleto, pravoslavo, gentlemano, pietato (tiu pia etato psalmas!), gapis ktp.; due, tro da preseraroj por ke la promesitaj foto kaj letero de l’aŭtoro kompensu ilin, almenaŭ por la „filoj de biblio“, kiuj pagos 11 mk. g.; trie, ne mankas strangaj frazoj, kiel: „Ili mordadas la kolon de unu al alia“, „La kusenon vi kovris sur lian vestaĵon“, „kvankam . . . sed“, „Tion ne darfas montri“, „. . . li venos, se mi alparolis lin“ ktp.

SAT-anoj rimarkos aprobe kontraŭmilitkaj religian tendencon ĉe l’ aŭtoro; sed eble la virinojn ne kontentigos la malnova ideologio rilate ilian socian pozicion: oni legas, ke prostituistinon „evitas ĉiu bonstata homo“ (kaj la klientoj, s-ro Baghy?). Ni sciiĝas, ke la virino estas malforta por venki la viron kaj „dolĉigi la amaran postguston de la triumfoj vanaj“.

Resume, spite kelkaj malbonaĵoj, la verko estas tamen rekomendinda.

E. K. L.

D-ro Walter Lippmann, La refleksiva pronomo en Esperanto. 20 pĝ. 11×13½ cm., Prezo: 0.40 mk. g. Eldonejo: Heroldo de Esperanto, Horrem b. Köln (Germ.).

Tre rekomendinda broŝureto, kiun devus ĉiu studi, kiu verkas en esp-o kaj ĉiu, kiu deziras ĝuste uzi la refleksivan pronomon.

Edvardo Wiesenfeld, Galerio de Zamenhofoj. 40 pĝ. 11½×16½ cm., Prezo: kart. 1.— mk. g. La sama eldonejo.

El tiu ĉi libreto ni ekscias kun bedaŭro, kiom multaj Z-ofoj havas nenion komunan kun la — ideoj de sia familiano Lazaro Ludoviko, aŭtoro de esperanto.

M. C. Kus, Ribelemaj virinoj, trad. el ĥina lingvo Ŝ. M. Chun. 32 pĝ. 13×20 cm. Prezo: 0.50 mk. g. La sama eldonejo.

Tiun modernan ĥinan dramon en du aktoj ni povas rekomendi laŭ la lingva vidpunkto. Nur tre malofte ni renkontas „malglataĵojn“.

Interim.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Aŭstrio. Spite malbonaj ekonomiaj kondiĉoj nia movado vigliĝas en Linz. Komenciĝis nova kurso gvidata de K-do Franz. La 14. 12. 27 ni festis la naskiĝotagon de Z-f. Okazis interesa parolado de K-do Franz, nuna klubestro, pri vivo de Z-f kaj pri valoro de esp-o por la Laboristaro. — Sovetio. Ĉi-jare rimarkinda pliviglliĝis la esp-a movado en Harkov. La radiostacioj tre favoras kaj disaŭdigas paroladojn ktp. en esp-o. Ĵurnaloj aperigas favorajn artikolojn. Vigla movado inter la junularo. Du junpioniraj ĉeloj studas la lingvon. Grandaj sukcesoj en sindikataj rondoj. — En Krasnodar funkcias 9 rondetoj esp-aj kun pli ol 130 personoj. — En Perova (9 km. de Moskvo) laborista klubo de fervojistoj ekfunkciigis esp-an kurson kun 30 personoj. Kursgvidanto pagata. La 18. de decembro parolis ĉe ni K-do Sons, ano de Angla Laborista Delegacio, dum vesperfesto, kiu bonege sukcesis. —

MEMORNOTO

Represis el „Sennaciulo“:

L’Effort, Lyon, 1. 12. 27: Ĥaoso en Britia Karbindustrio (163); El Estoniaj malliberejoj (Nia Vivo) (163); La „biblia“ Britio (163). 15. 12. 27: Alia Sacco, alia Vanzetti (164); Inventisto sen Honoro! (156); Konsilejoj por Edzeco (164); Pli bone aŭ malplibone? (166); El Aŭstrio, la eksiĝoj (164). — Le Matérialiste, Bruxelles, novembro 27: Homo kaj Dieco (156).

INVITO

Anarkista Junulara Internacio invitas ĉiujn anarkistajn k. sindikatistajn junulojn el la tuta mondo partopreni la kongreson, kiu okazos la 29. k. 30. majo 1928 en Huizen apud Amsterdamo. Por ricevi detalajn informojn oni skribu al K-do M. Stevens, Shackletonstr. 16, I, Amsterdam, Holando.

NEKROLOGOJ

Post longa tuberkulozsuferado mortis la 3. 12. 1927 nia kara K-do

JOAO AUGUSTO DA CRUZ

SAT-ano 1373 dum 1922—1924 kaj frato de nia SAT-K-do Leonel A. da Cruz.

Honoro al lia memoro!

La Lisbonaj SAT-anoj:

Leonel da Cruz (1374), Joas do Carmo (8021), Antonio Ramalho (8147), A. P. da Costa Junior (1635).

La 20-an de decembro 1927 mortis en Astraĥan pro tuberkulozo nia K-do

K. V. Dzetovecký

SAT-ano n-o 5696. Li estis nur 23-jara. Kunsenton al la Familio!

— paĝo 8 —

130 SENNACIULO

NIA POŜTO

1305. — La konkludo de via artikolo estas, ke vi deziras korespondi pri stenografio. Nu, ekzistas koresponda fako en „S-ulo“. Ĉiokaze ni tamen povas informi vin pri ekzisto de Fluganta skribilo, stenografa ĉiumonata Gazeto, 9. Bd. Voltaire Issy-les-Moulineaux, Seine Francio.

5820. — Tiajn anoncojn ni ne povas publikigi senpage.

4358. — Bonvolu afranki ĝuste viajn leterojn: ni devis pagi 1.60 fr. fr. kiel punon.

10 329. — Poeziaĵo postulas perfektecon por esti publikiginda. — „S-ulo“ ne povas esti agita organo; vi do erare volas uzi ĝin por fari grandan skandalon“. Vi plie forgesas, ke ĝi estas nur ok-paĝa. — Al ni ankaŭ ne plaĉas ĉiuj artikoloj aperintaj en la gazeto; sed ni agas lojale rilate al ĉiuj tendencoj, ekzistantaj en la lab. movado. La K-doj, kiuj deziras sincere sin eduki devas esti kapablaj legi artikolojn, kies enhavon ili ne aprobas. Nia gazeto ebligas komparadon de ideoj k. tiel plenumas sian edukan rolon. — Pri la cetero vi baldaŭ legos respondon en aperigota komuniko de la Direkcio.

E. L.

7459. — Via anonco ne povas aperi, ĉar tiu kondiĉo jam delonge ne plu validas.

Adm.

K · O · R · E · S · P · O · N · D · A · D · O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Aŭstrio.

K-do Johann Jahoda, Laxenburgerstr. 40, p. 6, Wien, X, dez. koresp. kun sovetiaj K-doj k. laboristoj de tieaj elektraj centrejoj pri laboro, salajro, vivo, dejoro, libertempo ktp., petas fakan propagandmaterialon.

Belgio.

— Lab. Esp. Grupo el Verviers dez. koresp. kĉl. por gelernantoj k. grupanoj. Resp. garantiata. Adr.: K-do Pierre Grignard, 158 Rue de Mangombreux, Verviers.

Ĉeĥoslovakio.

K-do Erwin Prediger (vegetarano, 30 j., ĝardenisto), Antoniwald ap. Gablonz a. N., dez. koresp. kun K-dino el varma regiono pri klimao, terkulturo k. a. temoj.

K-do Erwin Nitsche, Antoniwald ap. Gablonz a. N., dez. interŝ. PK, PI, kĉl. pri div. temoj.

Francio.

K-do Cachon, tipografisto, 6 rue Pierre Curie, Paris, V, dez. interŝ. kun presej- k. paperlaboristoj el ĉl. sciigojn pri laborkondiĉoj, organizado ktp. publikindaj en sindikatorganoj.

K-do Louis Gros, 22, rue Creuzet, Lyon, dez. interŝ. PK, PI, kĉl. Resp. garantiata.

Germanio.

K-do H. Zumpe, Neustädter Strasse 9, Bischofswerda i. S., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Certe resp.

K-do Gustav Pohlmann, Herforder Str 16, Bielefeld-Schildesche, dez. koresp. kun K-doj el Hispanio k. Francio pri diverslokaj cirkonstancoj, L, PK.

K-do Helmut Missbach (magistrat-oficisto), Nordstr. 178-B, Grossröhrsdorf i. S., dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. L, PK, PI, PM. Resp. garantiata.

K-do W. Krey, Mariannenstr. 77, II, Leipzig O 28, dez. koresp. nur kun nordeŭropaj landoj, L, PI.

K-do Fritz Goltermann, Ratherbroick, 55, I, Düsseldorf-Rath, dez. serioze koresp. kĉl. Konsideru, ke mi estas lernanto k. junulo.

K-do Otto Burghardt (fraŭlo, 20 j.), Oybinerstr. 18, Zittau i. S., dez. koresp. pri div. temoj L, PI kĉl. Resp. garantiata.

K-do Hans Vonend, Stollberger Str. 47, Neukirchen i. Erzgeb., dez. interŝ. PI, bfl. Resp. garantiata.

Norvegio.

— Mi dez. korespondantojn por miaj lernantoj — speciale tramistoj. Adr.: K-do A. Stensrud, Torshovgt. 4, Oslo.

Rumanio.

K-do Ludoviko Staub, Str. D-ro Veliclu. 1-a, Arad, dez. interŝ. L, PM, kĉl.

K-do Johano Mejer, Str. Teodor Serb, 23, Arad, dez. interŝ. L, PI, kĉl..

K-do Karpati Adalberto, Bd. Reg. Maria, 9, Arad, dez. koresp. pri politiko, proletkulto, interŝ. PM, kĉl.

Sovetio.

K-do V. Kruglov, Orlovski per. 1, Naro-Fominsk, Mosk. gub., dez. koresp. kĉl.

K-do V. Vaklanov, Volodarska, 69, Naro-Fominsk, Mosk. gub., dez. koresp. kĉl.

K-do P. Oficerkin, Volodarska, 96, Naro-Fominsk, Mosk. gub., dez. koresp. kĉl.

K-dino A. Miĉurina, ul. Kalaeva, 12, Naro-Fominsk, Mosk. gub., dez. koresp. kĉl.

— Esperanto-Rondeto ĉe Laborista Klubo, Naro-Fominsk, Mosk. gub., dez. koresp. kun esp. grupoj el ĉl. pri ĉ. temoj.

K-do Ju. Gromov, Leninskaja, 92, kv. 1, Blagoveŝĉensk (Ekstrem-Oriento), dez. koresp. kun Hispanio, Holando, Svisio k. Norvegio, precipe pri etno-geografiaj demandoj, L, PI, resp. garantiata.

K-do V. Slagovski, Zandjelovskij per. 2, kv. 17, Odessa, dez. koresp. kĉl.

— La Junular-Rondeto serĉas koresp.-antojn el ĉl. pri problemoj de Junularmovado ktp. Adr.: S. Holesniĉenko, Sovetskaja, 19, Brjansk.

— 15 Gek-doj dez. koresp. kĉl. L, PI. Resp. garantiata. Adr.: Klub Jeldor, St. Krasnodar, I.

— Junpionira kolektivo invitas K-dojn al koresp-ado: L, PK, PI, kĉl. Adr.: Harkov, Neteĉenskaja ul. 37, 5-ja Tabaĉnaja Fabrika, al K-do Davidov, Kollektivu Pionerov.

K-do Natano Ĵitomirski, Pritisko-Nikolska, 9, 3, Kiev, dez. koresp. interŝ. il. gaz. ĵurn. kĉl.

— Ŝakgrupo de laborista klubo de riverŝipanoj dez. ŝakludi k. koresp. kun lab. ŝakgrupoj el ĉl. Adr.: Kiev-Petrovka, Konstantinovska, 5, Klub Vodnikov (K-do Kovalenko).

— Junkomunistoj tutmondaj! Junkomunista ĉelo (400 pers.) ĉe Instituto de Popola Klerigo dez. koresp. kolektive k. individue. Skribu multnombre! Adr.: S. Kudrjavickij, poŝtkesto, 171, „Por Labesko“, Dnepropetrovsk.

— 50 gejunkomunistoj dez. koresp. kun samaj pri ĉ. temoj k. lab. maniero de junkomunistaj ĉeloj kĉl. Adr.: Kremenĉug, Sovet-str. 41, 3, al A. Semjonov por junkomunistoj de OKRFO.

K-do S. Lejboviĉ, Mizikeviĉa, 46/1, Odessa, dez. koresp. kĉl.

Svedio.

— Esperanto-Klubo, Box 23, Skoghall, dez. koresp. kĉl.

Kun granda ĝojo ni sciigas al niaj amikoj, ke la plej juna liberpensulino kaj esperantistino Bona Vera Floss naskiĝis la 28. 12. 1927.

Kurt Floss kaj edzino

(SAT 3332).

[REKLAMO p.8] Monata Esperanta Gazeto Esperanto en Nipponlando — Bone redaktata kaj bone ilustrita gazeto en Japanio. Jarabono: 15 sm., 3.75 sv. fr. aŭ 15 resp.-kuponoj. Petu provnumeron (por unu resp.-kup.)! Eldonejo: KOKUSAIGO-KENKJŬ-ŜA Motozono-ĉo, Kôĵimaĉi Tokio (Nippon)

ATENTU!

K-do Hermann Kuhnt, instruisto, Breslau-2, Arbeitsusstrasse 34 (Germanio), interŝ. belajn gvidlibrojn en esperanta, germana, angla kaj franca lingvoj, PI, il. gaz. kaj fotojn de belaj virinoj. Mi posedas gvidlibrojn de Köln, München, Dresden, Wien, Silezio, Nigra arbaro ktp. Ne sendu bagatelojn!

El ĉiuj landoj

ni bezonas nun validajn tekstojn de leĝoj pri eklezia eksiĝoj.

Kiu helpos

kompili tiujn ĉi leĝojn kun dekretitaj komentarioj pri plenumado? Kopioj de originalaj tekstoj kun aldono de esperantlingva traduko estas necesaj. Sciigu ankaŭ al ni, kie tiaj leĝoj ne ekzistas kaj kie la eksiĝo ne estas ebla kaj kial. — Eventualajn elspezojn ni repagos. SAT-anoj, per tiu ĉi laboro vi servos al la liberiga movado proletara! Ĉiu aktivulo kun sento devigata kunlabori kaj skribu al:

Hermann Platiel, Landshut i. B. (Germanio), Klötzlmüllerstr. 14/2.

ENHAVO:

Kapitalismo kaj Sindikatismo en Egiptio pĝ. 123
Ses jaroj de Internacia Laborista Helpo „ 124
Faktoj kaj komentoj „ 125
El Polio „ 125
Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo „ 125—126
La faŝista teroro de Horthy-Hungario daŭras „ 126
Tago el mia vivo „ 127
Impresoj pri Sovetio „ 127
Germanio super ĉio, super ĉio en la mond’! „ 127
Sennaciula Studenta Paĝo „ 128
Tra Esperantio „ 129
Korespondado, Anoncoj „ 130

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

N-ro 173, 26-a de januaro 1928

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

4-a Jaro. N-o 173 — APERAS SEMAJNE — 26. Januaro 1928

[BILDO p.1 | 42,3,55,12] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, super la titolo de la gazeto.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO — SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

Situacio de l’ virino en Persio

En Persio, kiel ĉie en Oriento, situacion de l’ virino difinas “ŝariato”. Ŝariato estas ne nur kodo, sed reguligilo de ĉiuj detalaĵoj en homa vivo (ekz., ĝi montras, kiom da tempo oni devas sin lavi aŭ troviĝi en lito kun edzino). Siatempe, dum patriarkogenta vivmaniero, postuloj de ŝariato plibonigis situacion de l’ virino. Sed post tiu tempo trapasis jarmilo kaj nun ŝariato ne plu estas konforma al la ekonomia stato de nova, juna, burĝa Persio.

En genta patriarka vivmaniero la viro estas ĉefo, ĉar li estas mastro kaj posedas tutan havaĵon kaj virinojn, kiuj estas objektoj de vendo-aĉeto same kiel brutaro. Penante gardi facilinciteblajn ortodoksulojn for de delogo, la profeto ordonis, ke fremdaj viroj parolu kun virinoj tra kurteno. Ja unuflanke troviĝas kelkaj virinoj ĉe maljuna viro kaj aliflanke — multaj junaj fraŭloj, kiuj ankoraŭ ne povis kolekti sufiĉe da mono por aĉeti edzinon. Tial ĉiu pli malpli riĉa persa familia domo dividiĝas en du partojn: virina — enderun kaj vira — birun. Enderunon estas malpermesite eniri al ĉiu fremda viro, eĉ al frato de l’ mastro aŭ de lia edzino kaj nur kuracisto iam povas transpaŝi la sojlon de haremo.

Ordinare enderun prezentas prozan lokon, — loĝejon de edzinoj kaj infanoj, intiman familian fajrujon de l’ perso. Eĉ la mastro mem en ĝi nur dormas, sed dumtage troviĝas en birun.

Enderun, edzinoj kaj iliaj aferoj el orientana vidpunkto prezentas tute intiman kaj neniun koncernantan aferon. Estas eĉ tre maldece demandi la mastron pri farto de liaj edzinoj. Ekzistas proverbo: En birun oni ne parolas pri enderun. Dekjarajn knabojn oni jam transloĝigas birunon, por ke enderuno ilin ne malbonigu.

Kion faras virinoj en haremo de riĉa familio?

Imagu domon, en kiu estas ŝlositaj kelkaj virinoj absolute malkulturaj (inter persinoj de meza klaso legoscio estas malofta), devigitaj loĝi kune, kiuj ne havas iun ajn difinitan laboron. Ĉiuj virinoj estas diversaĝaj (de 12 ĝis 40 jaroj) kaj konkuras inter si por influo en la hejmo kaj atento de l’ edzo. Kompreneble, ke malpaciĝoj, ĉikanoj, disputoj, interbatiĝoj estas nepra apartenaĵo al ĉiu haremo.

Tamen haremo ne garantias fidelecon de edzinoj. Havi specialajn gardistojn, eŭnukojn, ordinara komercisto ne povas. Kaj rompoj de geedza fideleco en la persa burĝa familio renkontiĝas ne pli malofte ol en la eŭropa. Edzinoj kaŝeme permesas al si tion, kion la edzoj permesas al si — laŭleĝe.

Kaj viroj laŭ ŝariato havas multon. Ŝariato permesas du formojn de edzeco: konstantan kaj provizoran.

La unuan edzecon oni kontraktas por ĉiam kaj ĝi povas esti disigita nur per oficiala eksedziĝo. Kvankam laŭ ŝariato eksedziĝo (por viro) estas tre facila — viro devas en ĉeesto de juĝisto aŭ mulao¹) diri al edzino, ke li plu ne deziras vivi kun ŝi, redoni al ŝi doton kaj direkti al hejmo de ŝia patro.

Provizoran edzecon — sige — oni kontraktas por difinita tempo. Kiam ĝi aŭtomate ĉesas, la kontraktintoj fariĝas liberaj sen iuj ajn devoj.

Sige estas laŭleĝa kaj tre ofte praktikata en Persio.

¹) Mulla — tiel nomiĝas en mahometana oriento pastro.

Esence ĝi estas nur speciala formo de prostituo, vere, pli higiena kaj ne tiom suferiga por virinoj, kiel la eŭropa. Provizora edzeco ne bezonas komplikan kaj multekostan edziĝofestan riton, kiu akompanas akton de konstanta edzeco. Viro, trovinta virinon, kiu konsentas provizore edziniĝi (certe ŝi staras sur pli malsupra ŝtupo de socia ŝtuparo ol li), kontraktas kun ŝiaj gepatroj, pagas difinitan monsumon, kiu dependas unuflanke de lia riĉeco, kaj aliflanke de la beleco de l’ virino. Poste ili vizitas mulaon, subskribas kontrakton, kiun tiu sigelas por 4 tumanoj (2 dolaroj).

Estas tre originala teksto de ĉi-kontrakto. Ĝi konsistas el kelkaj rubrikoj.

Unua — “Eltiranta utilon” — en ĝi oni skribas nomon de l’ viro. Dua rubriko: “Prezentanta utilon” — ĉi-tie estas ege priskribataj bonaj kvalitoj de l’ virino, post kiam oni enskribas ŝian nomon kaj nomon de parencoj, kiuj ŝin vendas.

Tria rubriko parolas: “Por kiom da tempo”, kaj la kvara portas titolon: “Rajtoj de edzo kaj kiom li devas pagi al edzino pomonate”¹). Se “ŝi” estas fraŭlino, tiam ŝia kosto estas pli granda, ol tiu de virino ne posedanta ĉastecon.

Poste sekvas subskriboj, sigelo de mulao. Sonoras transdonataj moneroj. Vendo de l’ virino estas finita. Oni vendis ŝin por “provizora uzo”.

Ĉar situacio de laborulaj klasoj en Persio estas mizera, riĉaj komercistoj kaj terposedantoj facile trovas per “sige” provizorajn edzinojn — ĉastulinojn, belajn kunulinojn.

¹) “Sige” oni kontraktas por diversa tempo: de kelkaj tagoj ĝis kelkaj monatoj, eĉ jaroj.

— paĝo 2 —

132 — SENNACIULO

Ekzistas eĉ speciala spekulacio per sige-oj. Multaj familioj vivas de ĝi. Estroj de l’ familio ĉiam revas pri profitdona vica vendo de maturiĝanta filino aŭ fratino.

Ekzistas ankoraŭ la plej terura por virinoj jura naŝeze, t. e. malakcepto. Se edzino ne obeas al edzo, ne plenumas liajn ordonojn, li rajtas proklami ŝin naŝeze kaj forpeli el hejmo sen eksedziĝo kaj sen redono de doto.

El “Turkmena Fajrero”, trad. S. Bojev.

★

EL PORTUGALIO

Ankoraŭfoje laborularo pretiĝas batali. Kiel pasintan februaron, denove ni sur stratoj kaj placoj kontraŭbatalos la portugalan Diktaturon. Oni ne povas tiel vivi! Ĉiutage arestoj; ĉiutage mortigoj!… Ĉiuj ekribelas. Studentoj kaj popolo — demokratuloj kaj aliaj manifestaciis malfavore al la Diktaturo. Estis la 1-an de decembro 1927. Militistaro paradis. Carmona revenis aŭtomobile kaj la homamaso staranta sur la ĉefplaco Rocio kolere kriis al li: Reĝa Banano! For la Diktaturon! Vivu Seibero! El ĉie falis insultoj! La popolo kraĉis la tutan malamon sur la vizaĝon de la sangavida diktatorestro. Li timis la popolon kaj venigis la policon. Post mallonga disdonado da frapoj — ĝi sukcesis fari “ordon”. Estis arestitaj 150 personoj kaj vunditaj 4. Eble kelkaj el ili estos forsendotaj kiel jam okazis kun niaj plej aktivaj K-doj: Mario Castelhano, ĉefdirektoro de l’ proleta gazeto “A Batalha”; Mario Gonçalves, Manoel Rijo, Marques Pereira k. a.

Sed la situacio nun ŝanĝiĝas favore al ni. Mono mankas. Tro oni elspezas por la militaferoj. La diktatorestro volis negoci monprunton en la eksterlando, sed tute ne sukcesis. Laste forvojaĝis Ĝenevon la financministro Sinel de Cordes, kiu penos negoci la monprunton ĉe la Ligo de Nacioj. Pro tio, la portugalaj politikenmigrintoj en Parizo, konsente kun la enlandaj kontraŭdiktatoruloj, sendis telegramon al la L. d. N., en kiu ili diras, ke ili neniam repagos ŝuldojn, kiujn faras nun la diktatorestro en eksterlando.

8021.

EL POLIO¹)

La juda klerikularo en Polio

La 27-an kaj la 28-an de decembro 1927 okazis en la kinejo “Palac” en Leopolo raben-kunveturo de l’ orienta Galicio s. t. “Asejfas horabonim” kun la celo: krei raben-unuiĝon de tuta Galicio. Ĉeestis 300 rabenoj kaj ĝis 4000 invititaj gastoj. Oni eĉ pagis po 5 dolaroj por enir-karto, tiel granda estis la eniravido. La ordon gardis rajd- kaj pied-policistoj, surstrate kaj en la ejo. Kiel reprezentantoj de la registaro ĉeestis: la leopola vojevodo Borkowski, la stanislavova vojevodo Morawski (kiu speciale venis el Stanislavov), la leopola vegu-komisaro Strzelecki, la leopola polic-direktoro, la juĝestro Havel k. a. En sia salut-parolado la leopola vojevodo interalie diris: “Mi estas konvinkita, ke ĉio, kion oni ĉi-tie decidos, estos por la bono de la Patrio”.

Kaj ĝuste tiel estis. Post la elekto de estraro (rabenoj kaj “Agudoj”) kaj post la parolado de l’ krakova rabeno Kornicer, kiu alvokis la tutan kunvenon plenumi en la nomo de la Ĉiopova ĉion, kion registaro ordonos. La tuta “Asejfas horabonim” rezoluciis: “La kunveno de Galiciaj rabenoj esprimas sian plenan konfidon al la pola registaro, precipe al la planoj de la marŝalo Pilsudski.”

Por pli bone montri la “amikajn” rilatojn inter la rabenaro kaj en registaro estu citataj jenaj vortoj el parolado de Varsovia rabeno Pojzner al la judaj soldatoj (elprenitaj el “Folkscajtung”, n-o 242): “Akurate, kiel iam Jozefo, la “cadik” (piulo), la filo de Jakobo, nia patro, liberiĝis el la egipta malliberejo por savi la landon de l’ malsatmorto, tiel ankaŭ la granda homo Jozefo Pilsudski, la disendito ekstaris, post long-jara suferado, por Polio, por ke li rekonstruu la saman Polion sur plej bonaj fundamentoj”.

La registaro jam kelkajn gazetojn konfiskis pro artikoloj kontraŭ la raben-kunveno.

Jam la duan tagon post la kunveturo okazis grandaj bataloj inter la du ĉef-rabenoj: la Belza kaj Boboda¹) pro la “Hegemonio”. Estis eĉ denuncoj kaj interbatiĝoj inter la “ĥasidoj” de ambaŭ flankoj ĝis la enmiksiĝo de la polico. (Laŭ la lastaj numeroj de la gazetoj “Moment” kaj “Folkscajtung”).

Kvankam la rabenoj forkuras de ĉiu ajn laboro, tamen ili estas grandaj riĉuloj. Nur por luo de la kinejo, kie ili kunsidadis, ili pagis pli ol 3000 zl.²). Kaj kie prenis ĉi-rabenoj-parazitoj la monon, se ne de la malriĉa kaj kredema juda loĝantaro? En ĉiu urbo kaj urbeto en Polio, kie nur judoj vivas, estas ankaŭ rabenoj, kiuj vivas de la plej malriĉuloj. En Varsovio estas 12 rabenoj, kaj la “Agudo” en la varsovia kahalo postulis pligrandigi ilian nombron je 18.

Dum la kredemaj malriĉaj judoj ofte fordonas al siaj rabenoj la lastan moneron kaj mem kun siaj familioj malsatas, vivas la rabenoj riĉege, aliaj eĉ posedas palacojn (la Gera k. a.) kaj grandan riĉaĵon. La rabenidoj (la gefiloj de la hodiaŭaj “nepoj”) lernas en la “mondaj” gimnazioj, vizitas teatron, veturas en aŭtomobiloj k. s., kio estas severe malpermesite de iliaj praavoj. La hodiaŭaj rabenoj — la “nepoj” jam de longe ne ludas la saman rolon, kiun ludis iliaj avoj kaj praavoj. David Glizer (Obro).

¹) Vidu la n-on 172!

¹) Ĉiu rabeno havas siajn proprajn kredantojn nomatajn “Ĥasidim”. Kaj ju pli granda estas la nombro de liaj “ĥasidoj” des pli granda, riĉa kaj forta la rabeno mem estas. ²) 1 dolaro = 9 zl.

★

EL HUNGARIO

Ĉi sube ni intencas ĝenerale doni klaran bildon al la tutmonda Proletaro, kiel mizere vivas la hungaria Proletaro. Ni ankaŭ citas kelkajn sociajn aferojn, ĉar ili tre bone reprezentas la mizeron kaj suferon de la tuta loĝantaro. Samtempe ni prezentas al vi la kristan-socialistan registaron. La faktoj estas prenitaj parte el la (ŝtata) oficiala “Ŝtatistika Jarlibro” kaj parte el diversaj laboristaj presorganoj.

Laboristaro: La socialista laborista movado dum tiu ĉi jaro estis tre vigla, multaj strikoj, lokaŭtoj kaj politikaj aferoj okazis. Strikis aŭ estis lokaŭtitaj: lignaĵistoj, aŭtomobil-kondukistoj, tajloroj, liverlaboristoj, bakistoj, teksistoj, vitraĵistoj, ladistoj, peltistoj, masonistoj, ferlaboristoj k. a. La plej grava kaj longedaŭra estis la ferlaborista striko. Ĝi daŭris unu monaton kaj ĝin partoprenis 18 000 laboristoj. Ĝi ne estis malsukcesa, ĉar malgraŭ ĉio, la strikintoj atingis plialtigon de salajroj je 2—10%. Bedaŭrinde la sindikata movado en Hungario estas tiom malforta, ke la soc.-dem.-gvidantoj ne proklamis ĝeneralan strikon por la ĝenerala plialtigo de la salajroj kaj por la defendo de la 8—9-hora labortago.

Salajroj estas por virlaboristoj semajne po 42,28 pengoj¹). Laboristino semajne gajnas po 24,87 p. Ni devas citi, ke la 48-hora laborsemajno ĉe ni tute neestas respektata. Oni devas preskaŭ en ĉiuj fabrikoj labori 9—12 horojn tage, kaj ofte okazas, ke laboristo laboras semajne po 70—90 horoj ankaŭ. Jen ankoraŭ kelkaj horsalajroj: Lignaĵisto gajnas hore po 0,60—0,75 p., seruristo 0,55—0,85 p., ladisto 0,55—0,75 p., masonisto 0,65—0,90 p., tajloro 0,60 ĝis 0,75 p., nekvalifikita laboristo (helpa) gajnas hore en fabrikoj 0,28—0,50 p., laboristino 0,18—0,30 p.

La kapitalistoj jam atingis la antaŭmilitan (1914) profiteblecon, eĉ ĝenerale jam ili transpaŝis ĝin, sed la salajroj de la laboristoj atingis nur la 50—70%-an de la antaŭmilita salajro (laŭ aĉetebleco). Jen la faktoj: Laboristo antaŭ la jaro 1914 gajnis hore 0,71 kr.²). Per la tutsemajna salajro oni povis aĉeti 182,4 kg. da pano. En 1927 per 0,80 p. (unuhora salajro) per la tutsemajna gajno oni povas aĉeti nur 78,4 kg. da

¹) Unu usona dolaro = 5.67—5.70 pengoj. ²) Monunuo ĝis 1927.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 133

pano. Por unu kilogramo da porkviando (en j. 1914) oni devis labori 1,5 h. kaj hodiaŭ 3,3 da horoj. Por aĉeti viran kompletan vestaĵon oni devis labori 70 horojn en j. 1914 kaj nun 133 horojn.

Tre interese estas, se ni iom enrigardas en la kaslibrojn de la kapitalistoj (Vi ja scias, K-do, ke ili ĉie kaj ĉiam malprofitas!?), kvankam ni tre bone scias, ke ili ne ĉion enlibrigas, sekve iliaj notoj neestas ĝustaj, nature ili ĉiam falsigas por siaj profitoj. La hungara fabrikindustrio produktis en la jaro 1925 por la valoro de 1,7 miliardoj da orkronoj¹) kaj en la jaro 1913 nur 1,6 miliardoj da orkronoj. En la jaro 1913 laboristo produktis (meze) varon en valoro de 7 500 orkr. En la jaro 1925 produktis (meze) jam je 8 700 orkr., estas de 8,6 elcenta pliprofito (pliprodukto). La pura profito en la jaro 1924 en 252 fabrikoj estis 35 310 000 da orkronoj, en ĉi tiuj fabrikoj al 41 000 da laboristoj oni elpagis kiel salajron nur 37 900 000 da orkronoj. En la jaro 1913 la kapitalistoj elpagis 437 milionojn da orkronoj, kiel salajron, t. e. ¼-onon de la produktvaloro kaj en la jaro 1925 nur 282 milionojn da orkronoj estis elpagitaj, t. e. nur ⅙-ono de la produktvaloro.

La senlaboreco ĉi-jare neestis tiom alta, kiel dum la antaŭaj jaroj. En la monato junio estis 13110 en registritaj senlaboruloj en Budapesto. La plibonigo estas kompare al la antaŭa jaro je 51,1%. Sed ĝenerale ankoraŭ en la tuta lando la nombro de la labornehavantoj estas sufiĉe granda. 233—446.

¹) 5 orkronoj = 1 usona dolaro.

Indiĝenaj moroj en Angola

(Portugala okcidenta Afriko)

LA “KIMBANDA” — INDIĜENA KURACISTO

Kvankam jam de ĉirkaŭ kvar jaroj mi oferas mian iaman korpan kaj spiritan (pensan) bonstaton sub ĉi atrofiiga tropika klimato, nemulton mi ankoraŭ spertis pri indiĝena etnografio tial, ke la genegroj el oceanbordaj urboj, kie mi ĉiam loĝis, nur tre malofte elmontras la plejparton el siaj apartaj moroj kaj kutimoj, ĉu pro adaptiĝo al la tielnomata “civilizacio”, aŭ pro singarda kaŝemo kontraŭ la perfortaj “civiliz-rimedoj” de l’ “blankulo”, kiun ili prave timas. Cetere, la speciala karaktero de miaj ĉiutagaj okupoj ne ebligas intiman kontaktiĝon kun la ĉi-tiea indiĝenaro.

Sed, kie la memsperto mankas, oni rajtas utili la sperton de aliuloj.

La temo, kiun mi nun ekintencas pritrakti — indiĝenaj kuracmetodoj kaj speciale ties profesiulo — estas ĝuste unu el tiuj, ĉe kiuj la aliulaj travivaĵoj tre multe utilas, ĉar, en la blankulaj centroj speciale, la “kimbanda”, preskaŭ ĉiam prave, sed ne ĉiam per pravaj metodoj, estas ofte persekutata.

Pro tio, la ĉi-subajn sciigojn mi grandparte kompilelĉerpos el fidinda raporto de iama ĉi-tiea distriktestro.

La kuracarto ĉe indiĝenoj, se ni konsideras sub tiu nomo la solajn metodojn, per kiuj indiĝena malsanulo vere kuraciĝas, baziĝas sur la uzado de medicinecaj plantoj kaj primitivaj ĥirurgprocedoj, kiel ekzemple sangeltiro, fortranĉo de l’ malsana korpoparto, k. s.

Kaj se rilate al aplikado de plantoj la “kimbanda”, ja, ĉiam klopodas plivastigi sian scipovon konstante pristudante la virtojn de la vegetaĵoj, samon oni ne povas diri pri liaj kuracmetodoj, speciale pri tiuj ĥirurgiaj, ĉe kiuj ili laŭsekvas la primitivan rutinon de siaj praŭloj.

La asepsan kuracmetodon, kompreneble, li ne konas; escepte, sed tro malmulte, ĉe la blankulaj popolcentroj. La tranĉilo, per kiu li krevigas tumoron aŭ fortranĉas ekzemple gangrenitan fingron, estas ankaŭ uzata de li por senfeligi la ĉasitajn bestojn aŭ por senigi je ŝelo la manĝotan manihoton¹). La hakilo, kiun li ofte uzas dum “operacio”, servas ankaŭ por forhaki lignon el la arbaro.

La primitiveco de liaj operaciprocedoj klare montriĝas per la maniero, kiel li forigas dolorigantan denton:

Longeta fer- aŭ lignopeco estas metata (apogata) sur la dento; sur tiun oni frapas per ŝtono aŭ alia peza objekto… kaj la dento estas forigata, kvazaŭ najlo el neutila kesto.

Nestrange devas aspekti ĉi dentkuraca metodo, se oni ankaŭ scias, ke multaj indiĝenoj akrigas siajn dentojn V- aŭ M-forme pere de fajlilo aŭ de malmola kaj

¹) Manihot Aipi kaj M. utilissima, laŭ Pohl tubera radiko, laŭ aspekte simila al terpomo tre multe uzata en la indiĝena manĝado.

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

(Daŭrigo dektria)

“En tiu raso, la religia ideo sin prezentis sub du malsamaj formoj. Unuflanke, la homo ligis la diecon al la nevidebla principo, al la inteligenteco, al tio, kion li videtis pri la animo, al tio, kion li sentis sankta en si. Aliflanke, li aplikis sian ideon pri dieco al la eksteraj objektoj, kiujn li ĝue rigardadis, kiujn li amis aŭ timis, al la fizikaj fortoj, kiuj estis la mastroj de lia feliĉo kaj de lia vivo.

“Tiuj du klasoj da kredoj estiĝis du religioj, kiuj daŭris tiom longe, kiom la greka kaj itala socioj. Ili ne interbatalis; ili eĉ vivis akorde kaj dividis inter si la regadon super la homo; sed neniam ili intermiksiĝis. Ili ĉiam havis diferencajn dogmojn, ofte kontraŭdirajn, ceremoniojn kaj kutimojn absolute malsamajn. La kulto al la dioj de Olimpo kaj tiu al la herooj kaj mortintoj neniam havis inter si ion komunan. Kiu el tiuj du religioj estis la pli antikva? Neeble respondi. Oni eĉ ne povas aserti, ke unu antaŭis la alian. Kio estas certa, tio estas, ke la religio pri la mortintoj, kiu kreiĝis en tre malproksima tempo, restis ĉiam senŝanĝa en siaj kutimoj, dum ĝiaj dogmoj iom post iom foriĝis. La alia religio, tiu pri la fizika naturo, estis pli progresema kaj libere malvolviĝis, tra la jarcentoj, modifante iom post iom siajn legendojn kaj siajn doktrinojn, kaj senĉese pligrandigante sian aŭtoritaton super la homo…

“…Komence tiu religio sin ŝirmis en la familioj, sub la protektado de l’hejma fajrujo. Tie la nova dio sukcesis ricevi malgrandan lokon, mallarĝan cella (ĉambreto, celo), kontraŭ aŭ apud la respektegata altaro, por ke iom da adoro, kiun al homoj havis por la fajrujo, transiru al la dio. Iom post iom la dio, akirinte pli da aŭtoritato super la animo, rezignis je tia protekto; li forlasis la hejman fajrujon; li akiris propran loĝejon kaj ricevis proprajn oferojn. Tiu loĝejo cetere estis konstruita laŭ la modelo de la malnova sanktejo; estis, kiel antaŭe, cella kontraŭ fajrujo; sed la cella pligrandiĝis, plibeliĝis, fariĝis templo. La fajrujo restis ĉe la enirejo de la domo de la dio, sed ĝi ŝajnis tre malgranda kompare kun la templo mem. La fajrujo, kiu unue estis la ĉefaĵo, fariĝis nur la akcesoraĵo. Ĝi ĉesis esti la dio kaj malaltiĝis ĝis la rango de altaro por la dio, de instrumento por la oferado. Ĝi ricevis kiel taskon kuiri la karnon de la oferito kaj porti la oferon kun la preĝo de la homo al la majesta diaĵo, kies statuo estis en la templo.

“Kiam oni vidas tiujn templojn stariĝi kaj malfermi siajn pordojn al la amaso da adorantoj, oni havas la certecon, ke jam delonge la homa inteligenteco kaj la socio pligrandiĝis.”²⁴)

La civito stariĝis laŭ la samaj proceduroj kiel la antaŭaj malpli grandaj grupoj: unue kelkaj familioj aŭ gentoj kuniĝis kaj formis fratrion; per kuniĝo de kelkaj fratrioj estiĝis la tribo; same kelkaj triboj kreis la civiton²⁵).

Ĉe la antikvuloj, la civito estis la lasta stadio de tiu procezo. Neniam la civitoj sukcesis kuniĝi por formi pli grandan unuon. Okazis ja inter ili aliancoj por militi, sed neniam la civitoj daŭre kuniĝis sub saman regadon. Tion malebligis la patriotisma ideologio, kiu jam fortege baris al normala plua evoluo.

En la kadro de la civito, ĉiu gento, ĉiu

²⁴) Fustel de Coulanges, La Antikva Civito. ²⁵) Civito kaj urbo ne estis tiutempe samsignifaj vortoj. La civito estis la religia kaj politika asocio de la familioj kaj triboj; la urbo estis la kunvenloko kaj precipe la sanktejo de tiu asocio.

— paĝo 4 —

134 — SENNACIULO

malglata akrigita ŝtono. Kaj tion ili faras nur pro… eleganteco. Kion, do, ili kapablos plie suferi pro neceseco!

La “kimbanda” uzas tre ofte la kupojn, kiujn li mem aplikas al la suferuloj. Tiacele li traboras la pinton de bestkorno kaj metas ĉi-lastan sur antaŭe farita kruca tranĉo sur la haŭto, el kiu la sango elŝprucas tuj, kiam oni suĉas la enan aeron tra la supra trueto de la korno, tuj poste ŝtopata per miksaĵo el kruda kaŭĉuko kaj palmoleo.

La masaĝo estas ankaŭ unu el la oftaj kuracrimedoj uzataj de l’ “kimbanda”.

Kiel plej vulgaraj medikamentoj, la Administranto el la regiono Amboim (Ambuim’), en la supre menciita raporto, indikas la jenajn: radiktubero kaj semo de frukto, respektive nomataj “landaŭ” kaj “japep'”, laŭ indiĝena lingvo, ĉe la kolikoj; “tonga-tonga” (herbaĵo), kiel efikega drastigilo; la subŝelo de “dond'” (arbetaĵo), kiel vezikigilo; la subŝelon de “kakat'” (alia arbetaĵo) ĉe la lakso.

Ĉe la gento “Ba-sumb”, indiĝenoj el la regiono ĉirkaŭanta la urbon Novo Redondo (Novu Rdondu), la gonoreo estas kuracata de infuzo el la ligno de arbo nomata “nongu-nongu”, trinkata trifoje ĉiutage po 4—5 plenkuleroj.

Por kuraci la variolon, ĉi-samaj indiĝenoj agas tiamaniere: Tuj kiam la erupcio ekaperas ili lavas la trafatan korpoparton per malvarma akvo. La veziketoj, ĉe ilia perfekta elapero, estas unuope krevigataj per bonege akrigita ligna pikilo kaj, poste, ŝmirataj per kalko ĉiumatene kaj ĉiuvespere dum kvar tagoj. Finfine, kiam la veziketoj sekiĝas, la suferulo lavas sin per miksaĵo el akvo kun polvo de “takula” (beleruĝa, simila al mahagono, tre malmola afrika ligno).

Iu nigrulo en Catumbela (Katumbela), laŭ onidiro, kuracas la galan febron, — ofte mortigan ĉe la eŭropanoj kaj ankaŭ — ĉe la nigruloj, per infuzoj de hundherbo (graminacea herbaĵo) kaj de iu agavo. La unua infuzo estas trinkata; la dua estas aplikata per anusbanoj. Ĉi-lasta agavinfuzo, uzata sammaniere, ankaŭ estas utiligata ĉe la iktero (flava malsano hepata).

Ofte, tamen, la malsano fariĝas komplika kaj rezistas al la aplikado de herbaĵoj. Tiaokaze kaj ankaŭ ĉe certaj malsanoj, la indiĝenoj kredas, ke ties kaŭzo estas fetiĉo (sorĉaĵo aŭ sorĉostato) kaj la “kimbanda” ankaŭ devas kapabli forigi ĝin.

La rimedoj estas do ankaŭ sorĉaĵaj, superstiĉaj kaj konsistas el aplikado de ĉarlatanaĵoj kaj amuletoj celantaj forigi la “fetiĉojn”, kiuj premegas la malsanulon. La “kimbanda” ankaŭ tiaokaze sin ofte helpigas de kabalaĵoj, kiujn li efektivigas vestita per misteriaj vestaĵoj kaj maskoj celantaj impresi la malsanulon.

Kompreneble, en tiaj okazoj aŭ la malsano estas imaga, aŭ la kuraco okazas pro sugestio, la plej ofte uzata kuracrimedo de l’ “kimbanda”.

Jen kelkaj el tiuj superstiĉaj rimedoj, kies aplikadon mi mem jam vidis: kontraŭ kapdoloroj kaj simpla aŭ marĉa febro, iom da malsekigita argilo aŭ simpla tero estas metata sur la frunton, kie ĝi sekiĝas kaj tiel estas konservata ĝis malapero de la sufero; ia sekigita herbaĵo ĉirkaŭanta la kolon “bonefikas” kontraŭ la tuso aŭ aliaj brustomalsanoj, speciale ĉe la infanoj; peco el blanka aŭ ruĝe kolorigita argilo je formo de iom longa ovo estas manĝata de senfilaj virinoj por “ebligi gravediĝon”; kontraŭ la febro la “kimbanda” ofte konsilas sunbanon, aŭ, pli bone, dormadon sub la senperaj varmegaj sunradioj.

La “kimbanda” estas, do, ne nur indiĝena medicinisto, farmaciisto kaj flegisto, ĉar li mem preparas kaj aplikas la medikamentojn, sed li estas ankaŭ kaj speciale sorĉodivenisto. Pro ĉio ĉi lin ĝenerale respektegas ĉiuj indiĝenoj.

La simboloj de lia arto kaj supereco estas rubandforma drapo krucumita sur la brusto kaj trans la ŝultrojn, el kiu ofte pendas sonoriletoj aŭ enfadenigitaj vitrobuletoj diverskoloraj, kaj ankaŭ bastoneto kun plidikiĝanta ekstremaĵo, per kiu, verŝajne, li forigas la fetiĉojn.

Pro sia sorĉodivena “kapableco” la “kimbanda” ludas ankaŭ gravan juran rolon en la socia vivo de indiĝenoj: li estas superinstanca juĝisto ĉe iaj krimoj kaj eksperto laŭ medicinaj aferoj ĉe l’ indiĝena juĝaparato.

Pri tio temos mia proksima artikolo. J. P. Barreira.

UNU AŬ MULTAJ?

La sumo de la juĝoj de multaj homoj stultaj, ne donas pli grandan garantion de praveco, ol la juĝo de unu stulta homo. (Elparolo de Multatuli.) 1851.

fratrio, ĉiu tribo povis daŭrigi plenumi la ritojn de sia aparta kulto, kaj samtempe ĉeesti la religiajn ceremoniojn komunajn al ĉiuj civitanoj. Unu el tiuj ceremonioj — kaj la ĉefa — estis la komuna manĝo. La partoprenado al tiu ceremonio estis deviga por ĉiuj civitanoj. Ĉe Sparto, ekzemple, la civitano, kiu ne ĉeestis la publikan manĝon, eĉ se tio okazis kontraŭ lia volo, perdis per tio sian civitanecon. Ĉe Romo, necesis esti partopreninta la sanktan ceremonion de la purigado (latine: lustratio) por ĝui la politikajn rajtojn. Kiu ial ne povis ĉeesti, tiu ĉesis esti civitano ĝis la venonta purigado.

Ni ne forgesu, ke la manĝaĵo konsistis el la karno de oferitoj, kiu devis esti kuirita sur la sankta fajrujo de la pritaneo (templo de la dioj protektantaj la civiton). Tiu karno estis dispartigita inter ĉiuj civitanoj. Kompreneble la dioj ne estis forgesitaj, ili ricevis la plej bonajn partojn. Estis ia komuniiĝo. Kaj la antikvuloj firme kredis, ke la bonstato kaj sendanĝereco de la civito dependis nepre de la akurata plenumo de tiu ceremonio.

Nature neniu povis partopreni la kulton de civito al kiu li estis fremda. La civitaj dioj ja protektis nur siajn proprajn civitanojn kaj akceptis nur de ili oferojn.

Pro tiaj kredoj estis do tre malfacile, ke civito kuniĝu kun alia por formi pli grandan unuon. Tute same kiel hodiaŭ francaj kaj germanaj patriotoj, ekzemple, neniam povus konsenti pri kunfandiĝo de ambaŭ nacioj. Kaj tamen la socia vivo nepre postulis plilarĝiĝon. Estas progresoj, kiuj nerimarkite okazas kaj kiuj kaŭzas aliiĝon de la socio. Ĉirkaŭ la sesa jarcento a. K. aperis en Grekio kaj Italio nova fonto de riĉaĵoj. La tero ne plu sufiĉis por la bezonoj de l’ homo. En la malgranda civita kadro estiĝis industrio; komerco okazis inter la civitoj. Eĉ floris filozofio, literaturo kaj mirinda arto en kelkaj civitoj. La grekaj artistoj ja ne estis ĝis nun superitaj. Iliaj ĉefverkoj kaŭzas ankoraŭ nuntempe ĉies admiron. Kreiĝis tiam movebla riĉaĵo; oni eldonis monerojn.

La apero de mono estis granda revolucio. Ni jam vidis, ke bieno ne povis esti vendata, ĉar en ĝi kuŝis la tomboj de la diiĝintaj praŭloj, kiuj postulis de la posteuloj konstantan kulton. Sed la mono estis res nec mancipi, t. e. ke ĝi povis iri de iuj manoj en aliajn sen ia religia formalaĵo. Estiĝis metiistoj, maristoj, industriĉefoj, komercistoj. Inter ili aperis riĉuloj. Stranga novaĵo! Ja, antaŭe nur gentestroj povis esti posedantoj. Klientoj kaj plebanoj ankaŭ povis fariĝi riĉaj. Okazis eĉ en multaj civitoj, ke aristokratoj malriĉiĝis. Unuvorte novaj produktokondiĉoj kreis novajn klasojn, kiuj tre ofte interbatalis. La grekoj kaj romanoj spertis ĉiujn regsistemojn. Jen regis aristokrataro, jen demokrataro; jen reĝo, jen tirano²⁶), jen demagogo²⁷), jen konsulo, jen magistro akiris la estrecon.

(Pluo sekvos) E. Lanty.

²⁶) En Grekio, la monarkio estis plurfoje renversita kaj restarigita; sed la novaj monarkoj neniam opiniis havi la rajton sin nomi reĝo; ili kontentiĝis esti nomataj tirano. Kio faris diferencon inter tiuj du nomoj, tio ne estas la pli aŭ malpli granda moraleco ekzistanta ĉe la suvereno; oni ne nomis reĝo bonan princon kaj tirano malbonan; estis precipe la religio, kiu distingis unu de la alia. La primitivaj reĝoj plenumis pastrajn funkciojn kaj tenis sian aŭtoritaton de la fajrujo; la tiranoj de la primitiva epoko estis nur politikaj estroj kaj akiris la regadon ĉu per balotado, ĉu per forto. ²⁷) Tiu vorto ankaŭ ne havis la nuntempan sencon; ĝi signifis: gvidanto de la civito.

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 135

IMPRESOJ PRI SOVETIO

de okulvidinto, orelaŭdinto, fingrotuŝinto

(Daŭrigo dua)

La senlaboreco

Foliumante la raporton, kiun faris K-do Rikov antaŭ la Sovetia Amikara Kongreso, mi trovis sekvantajn informojn:

En la jaroj 1924/25 estis en tuta Sovetio 882 700 enregistritaj senlaboruloj
„ „ „ 1925/26 „ „ „ „ 1 085 200 „ „
„ „ „ 1926/27 „ „ „ „ 1 607 200 „ „

La nombro de senlaboruloj kreskis do ĝis nun jaron post jaro. Sed samtempe kreskis la nombro de laboruloj. Laŭ la sama raporto:

En la jaroj 1924/25 estis en tuta Sovetio 8 215 000 laboruloj
„ „ „ 1925/26 „ „ „ „ 9 843 000 „
„ „ „ 1926/27 „ „ „ „ 10 366 000 „

Kiel do oni provas klarigi la proceson de tiu ĉiujare pligrandiĝinta senlaboreco?

Ĉiuj statistikoj konfirmas, ke la senlaborularo konsistas plejparte el: 1. Kamparanoj alvenintaj urben kaj tute ne taŭgaj por industrilaboro; 2. oficistoj, kiuj antaŭe oficis ĉu en privataj entreprenoj, kiujn la kooperativa rapidvastiĝo formanĝis¹), ĉu en ŝtataj administracioj, el kiuj maldungigis ilin la t. n. “reĝimo de ŝparado”.

Ĉiam laŭ la sama raporto:

En la jaroj 1923/24 alvenis urben 1 700 000 kamparanoj
„ „ „ 1924/25 „ „ 2 800 000 „
„ „ „ 1925/26 „ „ 3 200 000 „

Kompreneble ĉion eblan faras la ŝtato por kontraŭbatali tiun proceson kaj dume helpi la senlaborulojn. En la j. 1926/27, ĝi oferis 84 500 000 rbl. al tiu helpo, en la j. 1927/28 tiu sumo atingos 230 000 000 rbl.

Malgraŭ tio, la situacio de senlaborularo estas tute ne enviinda, kaj tiu demando estas aparte grava. Cetere monhelpi la senlaborulojn ne estas rimedo solvi la senlaborecan problemon. Tion bone komprenas sovetia registaro. Tial ĝi streĉas siajn tutajn fortojn por industriizi la senliman kamparon, konstrui novajn fabrikojn, plidensigi la kooperativreton. Aliparte, kiel jam ĉiuj scias ĝi decidis mallongigi la labortempon — ne malaltigante la salajrojn — kaj enkonduki la sephoran labortagon.

Tiel estas esperebla, ke post kelkaj jaroj estos en Sovetio sufiĉe da laborejoj por akcepti ĉiujn, kiuj konscias la gravecon de ĉies kunhelpo al la socialisma konstruado, sed kiuj rajtas ne malsati. Necesas nur tempo kaj mono.

Pri kelkaj aliaj malbonaj flankoj

La loĝejkrizo — Precipe en Moskvo ĝi estas akra, kaj estas tute komprenebla afero, por tiu, kiu eksciis, ke depost Oktobra Revolucio Moskva loĝantaro preskaŭ triobliĝis. En centra urbo estas grandaj domoj, kie antaŭe loĝis burĝaj familioj po unu en ĉiu apartamento, konsistanta el ĉ. dek ĉambroj. Nun en ĉiu loĝejo loĝas 4—5 familioj. Ĝenerale unu familio ĝuas du ĉambrojn. Kuirejo kaj necesejo estas komunaj por ĉiuj loĝantoj de l’ sama apartamento.

Interkrampe mi informas la K-daron, ke la sidejo de SEU en Moskvo estas malluma kelo, kie la tutan tagon laboras kaj fumas SEU-oficistoj, kaj nokton pasigas nia sindonema K-do Lidin.

Flanke mi notu, ke ĝenerale malpuraj estas, — ne la privataj ĉambroj, — sed la ŝtuparo kaj la koridoroj, kiujn trapasas ĉiuj domloĝantoj. Ĉu do ĉi tiuj ne kapablus interkonsenti pri laŭvica purigado?

Por tiun krizon likvidi, en ĉiuj urbkvartaloj estas konstruataj domegoj, kaj nedubeble, sufiĉe baldaŭ Moskvaj laboristoj disponos tute decajn loĝejojn.

Vivmultekosteco — La manĝaĵoj ne estas pli karaj ol en Francio, sed la industriproduktoj kostas proksimume duoble pli. La kialo estas denove tre facile klarigebla: ne ekzistas en Sovetio sufiĉe da fabrikoj por provizi la tutan landon — sekve karaj estas la manufakturaĵoj. Antaŭ la pordo de l’ kooperativoj staras kutime multe da homoj, kiuj atendas por ion aĉeti. La solvo estas ĉiam la sama: industriigi, industriigi. Sed ne subite oni kapablas starigi tute novan ekonomisistemon.

Senzorgaj infanoj — Estas unu el la preferataj temoj de burĝa gazetaro: “La bolŝevikoj detruis familion, kaj ne zorgas pri infanoj. En Sovetio oni renkontas armeojn da sengepatraj infanoj, kiuj iras survoje ŝtelante kaj murdante.” Ĉiun tagon tia dirajo ornamas burĝan jurnalaron.

Ĉu vere sin trovas en Sovetio tiuj infanoj? Jes, kaj neniam oni neis tion.

¹) Rakontis al mi senlaborulo: “Mi oficis en entrepreno de privata komercisto. En apudaĵo instaliĝis kooperativo. La kooperativoj pagas malkaran luprezon kaj malaltajn impostojn, ĉar la ŝtato ĉiurimede subtenas ilin. Kontraŭe la privata komerco estas ĉiel malhelpata. Sekve, en kooperativoj la poduktoj estas pli malmultekostaj, kaj la klientoj ne sin provizas ĉe privatuloj. Tiel bankrotis mia “nepman”, kaj tiel mi fariĝis senlaborulo.”

La legantaro eltiru el tiu ekzemplo — tute ne eksterordinara — ĉiujn konkludojn. Mi nur raportas konkretajn faktojn por pripensigi ĉiujn, kiuj interesiĝas pri problemaj de Socialisma Konstruado.

En Moskvo mi ne trafis ilin, ĉar dum festotagoj oni zorgis pri ili. Sed en Ukrainio mi sufiĉe nombrajn vidis. Kaj eble K-do Nekrasov ankoraŭ memoras, ke en Kiev, en laborista restoracio, venis al ni infanoj, kiuj antaŭe forprenis de sur la tabloj ĉion postlasitan de la manĝintoj. Pretekstante peti fajron por ekbruligi cigaredon, ili lerte ŝtelis la gantojn de nia amiko. Ekstere tre frostis kaj tiun vesperon Nekrasov spertis, kiom estas iafoje malagrable renkonti senzorgajn infanojn.

Malpuregaj ili estas, tute disŝiritaj estas iliaj vestaĉoj. Kie ili dormas? Kion ili manĝas? Alia respondu.

Kiuj ili estas? Mortis iliaj gepatroj dum imperialisma kaj civila militoj, aŭ dum la j. 1921, dum la terura malsatego. Depost tiam ili vagas de urbo al urbo ŝtelante. Pravas do iagrade la burĝa gazetaro. Sed ĝi abomene mensogas asertante, ke ĉiam pligrandiĝas la nombro de tiuj infanoj, ke estas komunista kutimo la infanojn forlasi. Ĉu kiuj mortis kulpas pri la mizero de l’ postrestintoj?

Estas demando: kion faras la ŝtato por tiuj kompatinduloj? Ĉu ĝi provis ilin altiri en infandomojn por tie eduki kaj savi ilin? Jes, estas respondite, sed ne konsentas la infanoj loĝi en domoj kaj baldaŭ ili forkuras. Tiun argumenton mi ne akceptas; tute libere iras ja la “forkurintoj” tra la stratoj — ekz. en Ĥarkov kaj Kiev, — renkontas ilin milicianoj, preterpasantoj, kaj neniu interesiĝas pri ili. Estus tamen tre facile aresti kaj enigi ilin en edukejojn. Laŭ mia opinio mankas edukejoj, mankas mono; sed estas ege bedaŭrinde, ĉar urĝas savi la senzorgulojn.

(daŭrigota) G. Salan.

[REKLAMO p.5] Vi faris, kun multe da sukceso, agitadon por esperanto; via grupo estas multanara, kaj via memkontenteco estas videbla. Vi tamen faras grandan eraron, se vi opinias, ke tio sufiĉas por firmigi kaj certigi la sukceson de nia afero. Vi devas plie atingi, ke viaj varbitoj ellernu la lingvon kaj ke la ellernintoj legu nian literaturon. Aĉetu, aĉetigu la SAT-librojn; Abonu, abonigu la SAT-gazetojn.

POR ĈIUJ HOMOJ LA TERGLOBO!

Homo bezonas la tutan terglobon; liaj bezonaĵoj materiaj kaj intelektaj ĉirkaŭprenas la tutan terglobon, kvazaŭ brakoj de polipo. Tiu, kiu parolas pri limoj politikaj, doganaj bariloj kaj pra-propraĵo — — tiu parolas: pri milito! Ĉiu barilo, ĉiu garanti-letero, ĉiu limgardisto estas, per sia ekzisto mem — militkomenco, atako. Ne kontraŭ la rajtoj, sed kontraŭ la personeco de aliaj homoj.

(Elparolo de Silvio Gesell.) 1851.

— paĝo 6 —

136 — SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

Esperanto-Servo

Raporto pri la 3-a kvaronjaro 1927

Ĉi raporto, kiu aperas kun ioma prokrasto, montras pluan progreson de nia laboro. Kvankam ni prokrastis la presigon de ĉi raporto ĝis nun, ĝi ankoraŭ ne estas kompleta — bedaŭrinde! Ni nur ricevis raportfolion de 36 Gek-doj el 17 lingvoregionoj, kvankam ni sendas materialon al ĉ. 100 Gek-doj en 30 landoj. Ja ni konas la kaŭzon de la neraportado kaj ne tro volas plendi al la tre fervoraj aktivaj Gek-doj, sed en intereso de nia laboro tre valorus ankaŭ, se nia raporto povus esti plene kompleta. Do, ankaŭ provu plenumi tiun laboron de kontrolado kaj raportado. Sed nepre necesas, ke pli da Gek-doj en ĉiuj lingvoregionoj dediĉu iom da tempo al tiu valora laboro. Detalojn interesuloj petu de la centra gazetservanto (adreso jena: Esperanto-Servo, Gerberstr. 24, Leipzig C 1, Germanio).

Dum la 3-a kvaronjaro ni dissendis 95 raportojn (ofte dividitajn a, b, c ktp. — do efektive ni sendis ĉ. 150 raportojn). Laŭ la nekompleta statistiko pri uzo de materialo estas presitaj 82 (el la 95) raportoj, aperintaj entute 246-foje. Do, nepresitaj estas 13 raportoj (certe tiu nombro estas tro alta, ĉar mankas tiom da raportfolioj de gazetservantoj).

De la presitaj raportoj estas aperintaj: 1-foje 17, 2-foje 17, 3-foje 12, 4-foje 11, 5-foje 10, 6-foje 5, 7-foje 3, 8-foje 1, 10-foje 2, 11-foje 1, 19-foje 1, 20-foje 1, 34-foje 1.

Plej ofte presitaj estas: La Sepa tutmonda kongreso de proletaj esp-istoj (raporto 194 — 34-foje); El Litovio (177, ses diversaj raportetoj — 20-foje); El Hispanio (137, tri raportetoj — 19-foje); El Bulgario (182, du raportetoj — 11-foje); Polio, paradizo por junuloj kaj infanoj 142 — 10-foje); Argentina Proletaro strikas pro Sacco kaj Vanzetti (147 — 10-foje). Ĉar ni foruzus tro da spaco, ni ne volas citi ĉiujn artikolojn.

Nepresitaj estas jenaj raportoj: Germanaj faŝistoj edukas proletan junularon (131); El Britio (138); El vivo de kaŭkazmontanoj en norda Kaŭkazio (174); Faŝistoj atencas kontraŭ Proletoj (183); Lucerna sportinternacio kaj esperanto (195); Kunvenrajto de la laboristoj en Hungario (200); Edukado kaj mondlingvo (211); Eksporto de ŝtalaĵoj kaj inĝenieraĵoj el Britio (213); Proleta porinfana gazeto uzas esp-on (214); Radio kaj esp-o (215); Enkarcerigo amasa de hungaraj laboristoj (219); Falsigitaj manĝaĵoj en Britio (220); Kiom salajras germana ministo (222). — Tiu rezulto eble ne plaĉas al iuj Gek-doj, kompreneble. Ankaŭ al ni ĝi ne plaĉas. Ni konjektas, ke preskaŭ ĉiuj raportoj tamen estas presitaj. Jen, por la 1-a duonjaro ankoraŭ estas raportite pri 144 represoj, krom la jam publikigitaj. K-do Nikolskij komunikis al ni, ke la artikolo “Infaneco de Lenin” aperis en 21 gazetoj (almenaŭ tiom da diversaj gazetoj, kiuj enhavis ĉi artikolon, li ricevis). Sed al ni nur estas raportite pri 2-foja represo. Ankoraŭ plurajn faktojn ni povus citi, kio nature ne helpas, ke nia statistiko estas tiom nekompleta. Ni esperas, ke tiu stato ĉiam pliboniĝos. Helpu!

Pri la rezulto de nia laboro dum la unua jaro de nia ekzisto aperos ĝenerala raporto. Ĉiuj gazetservantoj (reprezentantoj de Esperanto-Servo) nepre resendu la raportfolion ĝis la fino de januaro, por ke la tutjara raporto povu aperi kiel eble plej baldaŭ. Mankas ankoraŭ reprezentantoj de Esperanto-Servo en multaj landoj. Gek-doj el landoj, kie ne estas ĝis nun gazetservanto, nepre anoncu sin ĉe ni por tiu ofico. Ĝis nun estas gazetservantoj en: Sud-Afriko, Alĝerio, Britio, Argentino, Aŭstrio, Belgio, Brazilio, Bulgario, Ĉekoslovakio, Ĉinio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Japanio, Jugoslavio, Kanado, Latvio, Litovio, Nederlando, Norvegio, Polio, Portugalio, Sovet-Unio, Svedio, Svisio, Usono.

Depost la 18-a de septembro ni dissendas nian materialon ĉiusemajne, al ĉ. 45 Gek-doj kun sportraportoj de la Lucerna sport-internacio. La sportraportoj estas oficialaj de koncerna internacio kaj depost tiu tempo estas oficiale dissendataj en esp-o. Jen la unua plej grava sukceso de nia Esperanto-Servo. Pluaj sekvu!

Evitu, ĉiuj Gek-doj, sendi al ni iujn aferojn, kiuj tute ne rilatas al Esperanto-Servo. Unue ni ne havas tempon, interŝanĝigi iujn aferojn, havigi aŭ sendigi al vi ĉiusemajne kelkajn leterojn de laborist-organizoj ktp. Niaj laborfortoj jam estas ofte tro streĉitaj. Due ankaŭ finance ne eblas, kontentigi dezirojn de tiom da SAT-anoj; kaj multaj skribas al ni. Do, nepre notu tion. Certe la jarlibro multe helpas trovi en ĉiuj lingvoregionoj kaj urboj Gek-dojn, kiuj volonte helpas kaj subtenas vin en iuj klopodoj. Sed ni estas devigataj, bedaŭrinde, pro la du supre cititaj kaŭzoj — kvankam ni volonte helpus ĉiun K-don, flankenmeti tiajn aferojn, kiuj ne rilatas al Esperanto-Servo.

Sed ni ĉiam kun kontento kaj ĝojo akceptas raportojn de ĉiuj Gek-doj pri okazintaĵoj, ekonomiaj, politikaj, kulturaj cirkonstancoj, vivo de laboristoj, kamparanoj, oficistoj ktp. en viaj landoj. Do, tiuflanke subtenu nian Esperanto-Servon, ni sukcesos liveri al niaj reprezentantoj taŭgan kaj valoran raportmaterialon, kiun poste la laboristaj gazetoj kaj ĵurnaloj volonte represos kun la noto: Esperanto-Servo.

Certe, ni ne estas tute kontentaj pri la rezulto de nia ĝisnuna laboro. Multaj redakcioj ankoraŭ rifuzas, eĉ provas ridigi nian laboron, kion ofte skribas al ni Gek-doj¹). Tamen ni ankaŭ ricevas multajn skribaĵojn de niaj reprezentantoj, per kiuj ili komunikas al ni, ke post multaj klopodoj ili sukcesis, regule presigi nun nian materialon en diversaj gazetoj. En kelkaj landoj la Gek-doj ankoraŭ tute ne sukcesis, speciale en landoj, kie nia movado ankoraŭ estas malforta. Ili ĉiam restu fidelaj al nia laboro; finfine ni venkos ĉiuloke per nia insista klopodado. La rezulto ne estas tro bona, tamen ni ne estu kontentaj, la rezulto estu instigo al ni plue kaj ankoraŭ pli insiste labori por niaj celoj: servigi esp-on al Proletaro Tutmonda!

Centrejo de Esperanto-Servo Gerberstr. 24, Leipzig C 1 (Germanio).

★

8-a Kongreso de SAT en Göteborg (Svedio)

(14—19. aŭgusto 1928)

3-a Komuniko

Aliĝu kiel eble plej rapide al la kongreso. Ju pli frue ni povos noti grandan partoprenantaron, des pli bone ni povos organizi la Kongreson kaj pretigi kiel eble plej bonan akceptadon de la eksterlandaj gastoj.

Al kiu pagi la aliĝkotizon? Sovetaj K-doj pagu al Centra Komitato de SEU, Poŝtkesto 630, Moskva, Sovetio. — Germanoj povas sendi al: R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig, O 27, Germanio. Alilandaj sendu kotizon per naciaj biletoj aŭ per ĉeko, en registrita letero al: Einar Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.

Kotizo: Por SAT-anoj egala al jarkotizo de SAT. Ne-SAT-anoj pagas 1½ de l’ jarkotizo de SAT.

Fakkunsidoj. Proponu, se vi havas deziron, organizi iun fakan kunsidon.

Jam estas decidite pri fakkunvenoj de fervojistoj, edukistoj-instruistoj kaj metalistoj.

¹) Por ne ridindigi nian aferon ĉe Redakcioj, necesas, ke la tradukoj el esp-o estu nacilingve korektaj, estas eĉ dezirinde, ke ili estu sufiĉe bonstilaj. Ni ĉiuj forte konsciu, ke la SAT-movado estas kulturcela; sekve estas la devo de ĉiu SAT-ano akiri sufiĉan klerecon por povi bone plenumi la taskojn de nia Asocio. E. L.

— paĝo 7 —

SENNACIULO — 137

Biletprezoj por veturado al Göteborg

Helsinki—Göteborg vaporŝipo Abo—Stockholm 17.— dol. 36 horoj
sama per dua klaso 22.— „
Leningrad—Göteborg vaporŝipo Abo—Stockholm 20.— „ 52 „
sama per dua klaso 25.50 „
Tallinn—Göteborg vaporŝipo Tallinn—Stockholm 13.50 „ 36 „
sama per dua klaso 19.— „
Warszawa—Göteborg tra Berlin—Sassnitz 17.— „ 36 „
sama per dua klaso 25.50 „
Berlin—Göteborg tra Sassnitz 46.— mk. 18 „
Wien—Göteborg tra Praha—Sassnitz 19.— dol. 34 „
Praha—Göteborg tra Berlin—Sassnitz 15.75 „ 30 „
Budapest—Göteborg tra Praha—Sassnitz 21.75 „ 38 „
Bruxelles—Göteborg via Köln—Hamburg 19.— „ 36 „
Paris—Göteborg via Köln—Hamburg 21.75 „ 38 „
London—Göteborg rekte per vaporŝipo 4.6.9 pund. 40 „
sama per dua klaso 6.5.6 „
New York—Göteborg per vaporŝipo Gripsholm 108.— dol. 10 tagoj
Buenos-Aires—Göteborg via Hamburg 25.— pund. 3 semajnoj
Tokio—Göteborg via Londono (nur dua klaso) 75.— „ 7 „
Alger—Göteborg via Marseille—Paris—Köln 48.— dol. 4 tagoj

Se vi venos pli frue ol komencos la Kongreso komuniku al ni tion, por ke ni povu atendi vin!

Por la Organiza Komitato: Einar Adamson (prezidanto).

PRI SAT-KONFERENCO

K-do Adamson proponis, ke ĝi okazu ĉe Göteborg samtempe aŭ antaŭ la VIII-a SAT-Kongreso. Ĉar diversaj sindikatoj sendos reprezentantojn al tiu ĉi lasta, ili certe konsentus mortigi du birdojn per unu ŝtonĵeto. La nura malhelpo estas la granda veturkosto kompare je Hamburgo aŭ Amsterdamo aŭ Antverpeno. Eble multaj kongresantoj povus ricevi rajton paroli en la nomo de diversaj kultur-, sport-, junul-, partia-, sindikat-asocioj. Almenaŭ por klarigo de la diskutota tagordo ili penu havi tion. Certe se ni povos unuigi parte la du aferojn ne mankos interpretantoj, sed nur en la Konferenco la diversaj naciaj lingvoj aŭdiĝos kompreneble. Por finfine aranĝi la programon, urĝas, ke SAT-anoj legu la detalojn en n-roj 157 kaj 168 kaj sendu proponojn, konsilojn, ktp. 488 (London).

POST LA VII-a KONGRESO DE SAT

Kiam la Lyonaj SAT-anoj prenis sur sin la altan taskon, timo terurigis ilin. Ĉu ili sukcesos laŭ ĉies postulo? Ĉu ili pravigos la fidon de EK.?

Honteme ili konfesas sian nepravigitan timon… SAT ricevis oficialan apogon de Lyona popolo. Firma kaj memstara estas hodiaŭ la pozicio de nia movado en Lyon kaj en Francio.

Ĉie marŝas la laboro. Aliĝoj alfluas, grupoj estas fondataj. Jen rezulto praktika de la VII-a! Tio ĝojigas la aranĝintojn, kiuj per laboro festis la 40-jaran jubileon de Zamenhofa lingvo.

Finance ni ankaŭ ne malsukcesis, kiel montras la ĉi-suba raporto; eĉ SAT-kaso iomete profitas.

Kiel la VII-a helpis al ni en nia propagando por varbi novajn adeptojn, tiel ankaŭ la VIII-a en Göteborg plikreskigu nian movadon…

Tio estas nia sincera deziro…

Marcel Roux.

[REKLAMO p.7] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio. 150 paĝoj, formato 12×18 cm. Prezo 1 mk. g. Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27

KONTRAŬ LA MALSERIOZULOJ

Multaj membroj plendas kontraŭ aliaj, kiuj ne respondas al leteroj (eĉ rekomenditaj, do certe ricevitaj) konformaj al la artikolo 34 de nia statuto. Tio misfamigas nian aferon kaj senkuraĝigas, forpuŝas novajn adeptojn. Necesas fingre montri la kulpulojn, kiuj tiel facilanime fuŝas nian serv-aparaton. Tial de nun ni publikigos iliajn nomojn en SENNACIULO. Sed la pordo de tiu rubriko ne estos malfermata al ĉiuj, ĉar ne ĉiam kulpa estas la ricevanto, sed ofte la sendinto, kies informpeto ne konformiĝis al la artikolo 34, precipe al la punkto c de tiu artikolo. Do por kvazaŭ kribri la plendojn, ni publikigos nur: 1. la plendojn pri nerespondo al letero (rekom. aŭ ne) de grupo aŭ de ia kolektivo. Direkcio de SAT.

La “Fundamento de Esperanto”¹) devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta k o n t r o l i l o, kiu gardos lin de deflankiĝo de la vojo de unueco. L. L. Zamenhof.

¹) Mendebla ĉe nia Administrejo.

Kiu estas kulpa?

Jam depost 3 jaroj mi spertas jenon: Preskaŭ ĉiu letero, enhavanta PM por kolektantoj kaj adresita al Sovetio, ne alvenis, se ĝi ne estis enregistrita. PK, L, ĵurnaloj ktp. ĉiam alvenis. Sed leteroj kun PM “perdiĝis survoje!” Ĉu ekzistas leĝo en Sovetio malpermesanta interŝanĝon de PM stampitaj? Mi petas informojn de Gek-doj, kiuj havas intereson je tiu temo.

Esperanto-Informejo, Schweidnitz (Germ.).

Ĉe liberpensuloj

Komence de 1927 mi faris proponojn al diversaj redakcioj de ateistaj gazetoj, kiuj jam uzas aŭ simpatias esperanton, ke ili presigu sur la unua paĝo de siaj gazetoj la frazon: “Oni korespondas esperante.” Ĝis nun mi sukcesis ĉe jenaj gazetoj: “Le Matérialiste”, adreso: Emile Chapelier, 138a rue Hotel des Monnaies, Bruxelles (Belgio), “De Tribun”, adreso: Wilgenstraat 8b, Antwerpen (Belgio), “De Vrijdenker”, adreso: C. F. Everts, Vespuccistraat 91, Amsterdam (Nederlando), “Der Freidenker” und “Neues Leben”, adreso: Paul Fischer, Kettwiger Str. 15, I, Essen a.R. (Germanio), “Freie Weltanschauung”, adreso: Max Tonner, Kreuzstr. 13a, Itzling ĉe Salzburg (Aŭstrio), “Bezvirnik”, adreso: Dm. Ignatjuk, ul. Libknechta 64, Ĥarkov (Ukrainio). La liston de la enhavo publikigas ankaŭ esperante la pola gazeto “Zycie Wolne”, adreso: Piekna n-o 44 m. 21, Warszawa (Polio). La redakcioj de la nomitaj gazetoj deziras ricevi artikolojn kaj gravajn sciigojn el la liberpensa mondo per esperanto. Skribu kaj gratulu ilin pro ilia ago. Progresemaj esperanto-gazetoj estas petataj publikigi ĉi supran noton.

K. Hubricht, Leipzig O 30.

Kaso-spezoj de la 7-a Kongreso

Enspezoj: fr. fr.
Donaco de: kolekto en Haarlem 30.—
Amsterdama Grupo 37.50
Irkutsk-SAT-filio 36.—
Dresden-SAT-anaro 153.—
Esp. Lab. Gr. en Solenau 8.50
Prolet.-Esper. Alger 8.—
Brusela Grupo 31.95
Esp. Lab. Gr. en Béziers 8.—
Norvega Esp. Lab. Fed. 93.70
SAT-rondo de Baracaldo 34.85
Kotizoj (354) 3 492.80
Subvencio de la Lyon’a urbestraro 1 000.—
Vendo de poŝtkartoj kaj gvidlibroj 692.45
Vendo de fotografaĵoj 871.70
Donacoj de diversaj K-doj 223.35
6.721.80
Elspezoj: fr. fr.
Aliĝiloj 300.—
Banderoloj 368.50
Koncerto de l’ salutvespero 250.—
Luo de l’ Kongresejo 700.—
Luo de tabloj, seĝoj ktp. 750.60
Kongreskartoj kaj afiŝoj 285.—
10 000 ilustritaj poŝtkartoj 1080.—
150 fotografaĵoj 1260.—
Luo de ĉambroj por fakaj kunvenoj 82.50
Stampiloj, brakrubandoj de komisaroj, ĉirkuleroj, programoj, afrankelspezoj, telegramoj, afiŝmarkoj, ktp. 907.80
Gvidlibroj 75.—
Saldo dispartigita
al Lyona Fed. de Int. Ruĝa Helpo 100.—
al Lyona Esp. Lab. Grupo 400.—
al SAT 162.40 662.40
6.721.80

Kontoj unuanime aprobitaj de la Lyona SAT-anaro la 5-an de decembro 1927.

La ĝen. kasisto: L. Chaussade. — La Prezidanto de l’ Komitato: M. Roux.

La fervoro kaj diligenteco de niaj Lyonaj K-doj meritas ĉies laŭdon. Ĉi-okaze ni bedaŭru, ke en Leningrad la afero ne iras tiom glate kaj rapide, ĉar ĝis nun ni ne povis publikigi la bilancon de nia VI-a. E. K.

— paĝo 8 —

138 — SENNACIULO

Ĉe la neŭtraluloj

En Lithopolis, Ohio, Usono, urbeto kun nur 300 enloĝantoj, ges-roj Mabel (Mebl) kaj Richard (Riĉad) J. Jones (Jons) mondonacis por starigo de esperanto-lernejo. La instruado jam komenciĝis. Ĝis nun pli ol 150 infanoj k. plenaĝuloj enskribiĝis kiel lernantoj. — En Danzig. La Danciga Senato publikigis dekreton, per kiu ĝi konsentas la organizon de nedevigaj esp-o-kursoj en la 6. k. 8. lernjaro de la elementaj lernejoj. La esp-o-kursoj ne devas malhelpi al la instrua horaro k. la kostojn devas porti la kursspartoprenantoj.

MALKURAĜAJ ALUDOJ

“Io estas putra en la ŝtato Esperantujo. Unuflanke regas absoluta manko je objektiveco, blinda adorado al la litero, al frazoj jam banalaj ĉar tro ofte gurditaj, antaŭjuĝoj, fanatika sinfikso sur dogmoj nekonvenaj al nia granda kulturideo, kaj blufo; — aliflanke la nuda egoismo, senlima nepravigita ambicio, malbela konkurenc-envio, postkulisa agitado, malicoj, intrigoj…”

Kiu parolas tiel? — s-ro Teo Jung en sia “Heroldo”.

Kaj kvazaŭ responde jen alia nemalpli akra voĉo:

“Ĉe UEA ni ne kutimas je tiaj predikadoj pri Fundamento, Fideleco, Disciplino, ktp. Por ni Esperanto vivas. Ni fidas je la uzado kaj naturaj leĝoj de funkciado. Sed en la rondo de la severaj predikantoj ŝajnas, ke hodiaŭ iuj eminentuloj kaŝas en sia poŝo plenan projekton de reformoj aŭ pretan aliĝon al nova sistemo…” (E. Privat, “Esperanto”, jan.-n-o.)

Ho! Ho! s-roj neŭtraluloj, vi tro diris, aŭ nesufiĉe. Ne decas aludi, vi devas citi la nomojn de la enviuloj, de la postkulisaj agituloj, de la maliculoj kaj intriguloj — same de la eminentuloj, kiuj pretiĝas imiti s-ron de Beaufront…

Kiel plej eminentaj predikantoj pri Fundamento k. Disciplino, ni konas nur s-ron Th. Cart kaj P. Corret. Ĉu vere tiuj homoj kapablas tiel mallojale agi? Ni almenaŭ staras antaŭ dilemo: aŭ la cititaj akademianoj efektive pretiĝas perfidi, aŭ s-ro Privat simple kalumnias ilin…

La tuta esperantistaro havas intereson ekscii la veron pri tio. E. L.

Ĉe la faŝistoj

Esperanto kaj la Faŝista Partio

La loka Faŝista Instituto de Kulturo enkondukos esperanton en la baldaŭ komencotaj kursoj de lingvoj. Gvidanto estos la prezidanto de la Grupo s-ro G. Facchi.

Oni esperas, ke la ekzemplo de la Faŝista Instituto de Kulturo de Brescia (kies prezidanto estas S. E. Augusto Turati (ĝenerala sekretario de la Faŝista Partio) estu baldaŭ sekvota de aliaj Faŝistaj Institutoj de kulturo de Italujo. El “l’Araldo Esperantista”.

*

El Rumanio

La honora prezidanto de la Rumana Esperanto-Asocio estas generalo C. Gavanescul.

La Lingva Angulo

Kia estas diferenco inter konsekvence kaj eventuale? 7338.

Eventuale = depende de okazo: Venu al mi antaŭtagmeze, eventuale posttagmeze.

Konsekvence = konklude al la antaŭaj faktoj, pensoj, faroj.

Oni kritikis lin, konsekvence li ŝanĝis nun sian opinion.

Unu el la konsekvencoj de la mondmilito estas la ŝanĝo de la geografia karto de Eŭropo. Interim.

[BILDO p.8 | 37,22,66,27] Kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro kaj plumo sur kadra rubando.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

P. W. van den Broek, Devi Angreni kaj Mak Miah, n-oj 1/2 de Ilustrita Biblioteko. 64 pĝ. 13×20 cm., Prezo: 1.— mk. g. La sama eldonejo.

Du rakontoj el Javo, kiuj certe estus legindaj, se la lingvo estus korekta. Bedaŭrinde multaj, tro multaj eraroj, tre peza stilo, longaj eĉ 10-liniaj frazoj, kaj pro tio la libreto tute nerekomendinda. Jen kelkaj “ke … edziĝus”, “… du princoj estas permesitaj havi militistaron”, “… oni malmendu — mian edziĝon”. ktp.

ELDONAĴOJ NACILINGVAJ

Vérite et Lumière, de l’Entr’aide Fraternelle Internationale, Pessicart, Nice (A. M.), Francio. — La Fable, Etude de Stephen Mac Say; Editions de “La Sauvagette”, Gourdez-Luisant (E. et-L.), Francio. — L’Amour Plural, de Han Ryner; Editions Radot, 5, Rue Eugène-Manuel, Paris (XVIe.).

MEMORNOTO

Represis el “Sennaciulo”:

Frajdenker, Lodz, novembro: Pliboniga agrikultura kolonio por malliberuloj apud Kurgan (Uralo). —

Ni ricevis denove kelkajn n-ojn de Strahdneeku Avize, Leepaja (Latvio), en kiuj aperas artikoloj el Sennaciulo, sed sen cito de fonto. Ni ankoraŭfoje insiste rekomendas al la K-doj, kiuj aperigas artikolojn el “S-ulo”, ke ilia devo estas nepre postuli citi la fonton. Tio estas tre grava el la propaganda vidpunkto. Red.

Enhavis priesperantajn artikolojn aŭ notojn:

The Travel Log, London, decembro 27. — Mitteilungsblatt de ITF, Amsterdam, decembro 27. — The Post, London, 31. 12. 27. — The Labour Woman, London, 1. 1. 28. —

Enhavis notojn pri SAT:

Ojfkum, Lodz, 22. 12. 27, 7. 1. 28. —

Tradukis el esperantaj leteroj:

Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 24. 12. 27, 31. 12. 27, 3. 1. 28. —

NIA POŜTO

3920. — Verŝajne via artikolo aperos.

994. — Informo taŭga nur por ĉiutaga ĵurnalo.

3905. — Bonvolu afranki ĝuste viajn leterojn. Nur tial ke ni rekonis vian skribon sur la koverto, ni ne rifuzis akcepti la leteron.

1311. — Mi tute konsentas kun vi; se ne ĉiam okazis laŭ via deziro, kulpas en tio la helpantoj, kiuj ne obeis akurate miajn instrukciojn. Ĉion mi ne povas kontroli.

Neniu. — Ni absolute ne povas misuzi lokon por diskuti tian temon; ĝi koncernas ĉefe la Administracion de AIZ, al kiu ni sendas vian manuskripton. — Pri via “rezolucio” k. aliaj vi legos en proksima n-ro. — Respondon al niaj lingvaj demandoj vi legos en iu venonta n-ro.

7100. — Manuskripto fine alvenis; aperos. E. L.

2988. — Mi ne povas serĉi korespondantojn. Vi anoncu en “S-ulo”. Adm.

SOVETIANOJ!

Ni informas, ke K-do TETERIN ne plu estas sekretario de Leningrada GK SEU k. SAT-peranto por Leningrad. Estonte oni turnu sin por koresp-ado al jena adreso: LGK de SEU, poŝtkesto, 305, Leningrad (USSR)

ATENTU!

La aŭstria SAT-anaro aranĝos fine de februaro SAT-kulturvesperon en Vieno. Ni petas ĉiujn prol. esp-istojn k. kolektivojn sendi salutleterojn al Agentejo de SAT: Kasernengasse 2, Wien VI (Aŭstrio).

Al lokaj kaj landaj sekcioj de Internacia Ruĝa Helpo

Lyonregiona komitato de IRH decidis rilati kun lokaj k. landaj organizoj de IRH por interŝanĝi raportojn pri persekutoj, propagand- k. helprimedoj uzataj de alilandaj IRH-grupoj, dokumentojn, materialon kaj patroni malliberojn, kie estas enkarcerigataj klasviktimoj. Pli kaj pli, laboristaj organizoj montras simpation rilate espon kaj postulas de nun, ke SAT-anoj helpu ilin por informlaboro. Skribu al: K-do Marcel Roux, Secours Rouge International, 169, rue Molière, Lyon (Francio).

Al SAT-aninoj!

K-dinoj el tutmondo estu salutataj de organizo ĵus kreita en Lyon: Frateca Unuiĝo de Virinoj kontraŭ Milito, kiu grupigas ĉiutendencajn virinojn, kiuj celas batali kontraŭ la milito kaj ĝiaj kaŭzoj. Sendu salutleterojn al: Union Fraternelle des Femmes contre la Guerre, 7, Rue de la Tunisie, Lyon (Francio).

Ni ĝoje interrilatos kun antaŭenemaj virinasocioj. SAT-ino 5362.

ENHAVO:

Situacio de l’ virino en Persio pĝ. 131
El Portugalio „ 132
El Polio „ 132
El Hungario „ 132
Indiĝenaj moroj en Angola „ 133—134
Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo „ 133—134
Impresoj pri Sovetio „ 135
Por ĉiuj homoj la terglobo „ 135
Tra Esperantio „ 136—138
Anoncoj „ 138

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

N-ro 174, 2-a de februaro 1928

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

4-a Jaro. N-o 174 — APERAS SEMAJNE — 2. Februaro 1928

[BILDO p.1 | 42,3,56,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T., la emblemo de la asocio, super la titolo.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

Laboro de misiistoj en Afriko kaj la rezulto!

Negrosektoj en Afriko

Se iu prenas por si la penon kaj trafoliumas la raportojn de misiistoj el Afriko, tiu kun admiro konstatos, ke ĉiuj paĝoj estas plenaj de plendoj. La indiĝenoj bone aŭskultas la instruadon de misiistoj, ĉar ili ja scias, se ili ne farus tion, tiam la armiloj de l’ imperialistoj devigus ilin tion fari. Sed ĉi tiuj malbenitaj indiĝenoj “miskomprenas” tute la instruadon, ili turniĝas for de la “vera” kredo kaj fondas po dekdu herez-ekleziojn kaj ekz. “National Churches”. Ili restas sur bazo de l’ kristanismo, sed tamen ili instruas, ke regado de l’ blankhaŭtuloj signifas imperion de satano. Mondo de l’ amo kaj justeco venos, se la imperialistoj estos forigitaj el Afriko.

Ni sciiĝas pri kvar sektoj, kiuj tute sendepende unu de la alia, Centran Afrikon kaj Madagaskaron tenas en siaj manoj. Pruvo, ke samaj cirkonstancoj kreas samajn ideojn.

En Uganda kaj Ruanda ni trovas la malefitojn, en Belga Kongo la kibangistojn, en Rodezio la “garduroj”-n kaj en Madagaskaro la sekton de Ralaimongo.

La unuajn sciigojn pri la malefitoj portis misiistoj “blankaj patroj”, precipe patro Roux. Ĉi tiuj sektuloj “furiozas” en Uganda kaj Ruanda, kiel la patro raportas tion. Kaŭzo: “misgvido de protestantaj misiistoj”, kiu ne sufiĉe atentis popolanimon de l’ indiĝenoj. “Nu, jes la indiĝenoj ne kredas, ke Mesio estis jam ĉi tie, kontraŭe nun oni atendas Mesion, la senditon de “Rogi”, de la “Bonvola Patro”, kiu ĉesigos la sklavecon de negroj! Justeco regos. La malefitoj konas nenian pastron, ili baptas sin en la riveroj. La imperialistoj, angloj kaj belgoj, kun granda energio persekutas la sektulojn, ĉar ĉi tiuj “malrespektuloj” estas sur “non volens”-starpunkto, t. e. ili ne estas emaj al iu ajn laboro por la imperialistoj. Se ili estas devigataj labori, ili forkuras en arbarojn. La reĝoj de Uganda kaj Ruanda, la anglaj kaj belgaj militistoj, batalas konkorde kun la katolikaj kaj protestantaj misiistoj — per “spiritaj” kaj “manaj” armiloj — por savi la “malfeliĉulojn”.

Pri la “kibangismo” ni estas informitaj el la oficialaj sciigoj de ĝenerala guberniestro de Belga Kongo (Rapport Annuel sur la Congo Belge, Bruxelles 1926). Ĉi tiu sekto devenas el la katolikaj doktrinoj. Oni devas trovi tre severajn rimedojn kontraŭ la sektoj, ĉar ili infektis grandan teritorion de Belga Kongo kaj oni ne povas malhelpi ilian disvolviĝon, malgraŭ tio, ke al multaj oni persvadis reveni al la “vera” religio. Sed ĉi tiu reveno plej ofte okazis nur kiel ŝajno.

“La loĝantaro en la infektitaj teritorioj kvankam estas tute trankvila, ĉar la militaj okupadoj tre bone efikis. La sekto estas fondita de tre malriĉa negro, nomata Kibangu, kiu estis unu el la plej eminentaj lernantoj de l’ misiistoj. La adeptoj de Kibangu estas plenaj de profunda religia kredo kaj kun sopiro atendas Mesion, kiu estos nigra haŭtulo. Li neniigos la landon per fajro, la subpremantoj estos forigitaj kaj li fondos imperion, kie regos justeco kaj amo. La kibangistoj atendas ĉi tiun okazontaĵon kaj vivas kun moralo ĉerpita el katolikaj fontoj.”

La guberniestro de Kongo, Kasaï, donas la praktikan konsilon: “La teritoriojn infektitajn de kibangismo oni okupu per militista forto kaj oni tre serioze observu ĉi sektojn, ĉar latenta religia ekstazo jam en si mem produktas danĝeran situacion” (Rapport sur la Province du Congo Kasaï, p. 32).

La ĉiam pli granda disvastiĝteritorio de l’ sekto signifas seriozan zorgon por la misiistoj.

Sekto “la gardturo” estas en suda kaj norda Rodezio disvastigita kaj ĝi antaŭenpuŝiĝis ĝis la Sudafrika Unio. Ĝia doktrino parolas pri liberigo de bantuoj, kio estas sufiĉa bazo, por ke la britoj rapidu per fajro kaj glavo neniigi la doktrinojn. La doktrino konsistas el idolanaj kaj kristanismaj elementoj. Ĝi diras, ke inter la bantuoj naskiĝos profeto, kiu per la helpo de dio elpelos la blankulojn. La blankulo estas sorĉdiablo kaj tiel la lukto kontraŭ la blankuloj estas batalo kontraŭ la satano. La fondinto de la sekto estis lernanto de misiistoj, bantua lignaĵisto, nomita Tomo Noljendva. Ĉi tiu lignaĵisto tramigris Rodezion kaj Transvalon kaj li trovis inter siaj samgentanoj teruran mizeron kaj ĉe la blankuloj diboĉadon. Li diris: “Se dio estas vere justa, tiam li forbalaos la blankulojn. Ĉar li ne dubas en la justecon de dio, estas evidente, ke la blankuloj estos forigitaj.” Ĉi instruado estis sufiĉa por ekmovigi al protesto la altan reĝimon. Estis malpermesata la predikado al Tomo kaj kiam la malpermeso ne efikis, oni enkarcerigis lin. Por tio altiĝis la radikalismo de Tomo kaj kiam li liberiĝis, la bantuoj, salutis lin, kiel veran profeton de dio. Kie li ekaperis, tie la popolo kuris al li.

Li baptis en fluanta akvo, kaj el tio forĝis poste la registaraj rondoj la akuzon kontraŭ Tomo.

La instruo ekhavis politikan kolorigon, kiam la potenca bantuestro, Shanala

— paĝo 2 —

140 — SENNACIULO

(Ŝanala), kaj vicestro nomata Makwati aliĝis la movadon de Tomo. La propagando produktis pli da fruktoj ol iam ajn. Ne estas mirinde, ke la registaro nun kun potencaj rimedoj intervenis. Sudafrikaj trupoj okupis la “infektitajn” teritoriojn en Rodezio. La tri gvidantoj Tomo Noljendva, Shanala kaj Makwati kun vicestroj estis kaptitaj. La akuzo estis: Tomo, je ordono de ambaŭ ĉefestroj, sufokis homojn dum la ceremonio de l’ baptado sub la akvo.

Kiel oni kunforĝis ĉi tiun akuzon ne estas konate, sed kiel oni procedis, pruvas, ke Tomo, kiu estis okulfrape fortstatura negro, antaŭ siaj juĝistoj en Broken Hill povis ekaperi nur kiel homa ruinaĵo. Li estis duone mortbatita dum la kaptiteco kaj liajn manojn oni laŭvorte ŝiris el lia korpo. Ĉiuj tri estis juĝitaj je morto. Oni pendigis ilin en Broken Hill. La vicgvidantoj ricevis karcerpunojn ĝis dek jaroj, aliaj estis bastonbatitaj. (Stelo de Negroj 1926.) Sed per tio tute ne finiĝis la “gardturo”-movado.

Pri la “Ralaimongo”-movado ni ekscias el la “Information Coloniale” (Kolonia Informilo — Kmehasa, 18. 9. 1926.) La franca registaro estas devigata batali kontraŭ ĉi tiu movado. Ĝi estas miksaĵo de gandhismo kaj kristanismo. Ĝi estas direktata kontraŭ la fremduloj. Madagaskarano ne aĉetu tion, kion franco produktis. Nenian laboron oni plenumu. Ralaimongo estas ankaŭ malriĉa indiĝeno kaj kontraŭ li oni donis kaptordonon, sed la magistratanoj ne povas lin trovi.

Por la francaj, anglaj kaj belgaj imperialistoj estas tre danĝeraj ĉi tiuj sektmovadoj, ĉar malantaŭ la religia vualo staras la politika celo: forigo de l’ blankuloj.

Maksimo Leitner.

El aŭstria “Freidenker” kun aŭtora permeso tradukis Kolektivano.

EL JUGOSLAVIO

Ekonomia situacio

Jugoslavio laŭ sia geografia pozicio havas tre bonan teron kaj 80% el la tuta loĝantaro sin okupas per terkulturado. Sed ruinigita pro pasintaj militoj, pro nuna grandega ekonomia krizo kaj pro radikala ŝtata mastrumado, la malriĉa popolamaso kaj precipe la kamparanoj troviĝas en grandega mizero.

Dum la tuta vivo la popolo estis ekspluatata de la urbaj komercistoj, spekulaciistoj kaj vilaĝaj riĉuloj. La kamparanoj en Jugoslavio ankoraŭ kulturas la teron tute primitive. Ili ankoraŭ plugas per ligna plugilo. Pri traktoro oni eĉ ne revas. Pro malegalaj prezoj de la produktaĵoj: tre malalta prezo de la krudaj kaj tre alta de la fabrikaj, devigas la kamparanojn fari ŝuldojn. Ili do ĝemas ĉiam sub ŝuldoj. La jugoslava burĝaro fariĝis vera kanibalo de laborist-amasoj, ĉar la procento estas karega. Oni pagas ĝis 120% jare! Nuntempe la bankoj pruntedonas po 25, 30, 40, 50% la privataj komercistaĉoj po 60, 70—80, 100%. Nekredebla afero, sed vera, kaj laŭ la burĝa statistiko niaj kamparanoj ŝuldas 2 665 660 657 din., kaj ni aldonu, ke tiu sumo estas prunteprenita nur de bankoj. Pri ŝuldoj al la privataj komercistaĉoj neekzistas statistiko.

Pro tia stato la kamparanoj estas nebona aĉetanto por la urboj kaj kompreneble multe suferas pro tio etburĝaro. Por la unuaj naŭ monatoj en la jaro 1927 estis 825 bankrotoj en la tuta lando; 832 en la jaro 1926.

La stulta financa politiko

Ĵus oni preparas en la ŝtata parlamento plialtigon de impostoj.

Laŭ la propono, eĉ la malgrasaj laboristaj salajroj estos impostitaj. Ĉiu maturaĝulo pagos 1000 din. jare. La antaŭa buĝeto ne sufiĉis. Ĝi faris deficiton de 300 milionoj da din. La nuna buĝeto estos proksimume 12 miliardoj da din.

Kiu pagos tion? Oni scias, ke oni suĉos el la laborista klaso.

Jen kelkaj ciferoj el la buĝeto:

din.
Ministrejo de Milito (80 milionoj pli ol la pasint. jaron) 2 428 571 226
” de Internaj Aferoj (polico) 554 646 007
” de Kultoj 114 873 927
” de Justeco 273 595 274
” de Eksterlandaj Aferoj 169 646 884
Pensio kaj ŝtataj ŝuldoj 1 784 639 275
Rezervoj, ŝtataj kreditoj 74 000 000
Ministrejo de Ŝtata Parlamento (?) 336 250
Sume: din. 5 400 308 843

Do por tiuj ĉi malproduktivaj oni elspezas unu duonon de l’ ŝtata buĝeto. Kaj kiam oni aldonus ankoraŭ unu kvaronon, kiun oni malproduktive elspezas en la aliaj ministrejoj, tiam nur unu kvarono restas por produktivaj popolbezonoj. Precipe necesas montri, ke militaj kaj policaj elspezoj estas preskaŭ unu kvarono de l’ tuta ŝtata buĝeto. Laŭ tio oni plej bone vidas, ke la reganta reĝimo estas transformita en la militan kaj polican. Dume oni donas preskaŭ nenion por kulturaj, sociaj, klerigaj k. a. bezonoj.

Laŭ la nova buĝeto oni voĉdonis nek unu dinaron por la senlaborula helpo. Kaj por la terkulturado oni donas nur 0,67%, do nek unu tutan elcenton.

Kiam oni observas kaj vidas, ke la ŝtata buĝeto de l’ jaro 1920 estis 2 473 000 din. kaj malrapide oni ĝin plialtigis ĝis proksimume 12 miliardoj da din. en tiu ĉi jaro, tiam estas evidente, ke en tiu ĉi lando kreskas nur buĝeta industrio, milita kaj polica supereco burokratismo, korupto. En ĉiuj aliaj aferoj de la ŝtata kaj popola vivado regas plena malorganizo. Ni memoras la regadon de absolutismo kaj la superecon de la eklezio; kiam unuflanke regis diboĉo kaj duaflanke suferoj kaj mizero. Ni memoras la finon de tiu sistemo.

Ni povas konstati, ne nur optimisme, sed per faktoj, ke kreskas la ribelamasoj, malvolviĝas la proletara kaj kamparanara konscio, pri ilia historia tasko.

B. R. (10 164).

★

Interpastra Milito

Antaŭnelonge miajn manojn trafis du n-oj de la regiona eklezia gazeteto “Uralskje cerkovnye Vedomosti” (Urala eklezia revuo). Kvankam mi estas kontraŭdiulo, tamen mi ekinteresiĝis: kion ili (eklezianoj) mem skribas pri sia loka vivo?

En frunt-artikolo de unu n-o mi trovas interalie tiaspecan konfeseton: …”Dekreto pri apartigo de ortodoksa eklezio de ŝtato, kreis por rusa ortodoksa eklezio tute novajn vivkondiĉojn de ekzistado.

Ekstere la dekreto senigis la eklezion de tiu privilegia stato, kiun ĝi havis dum la antaŭa reĝimo. Sed interne la dekreto donis al la eklezio plenan liberon por memregado, memekzistado kaj plenblecon por senfina disvolvigo de ĝiaj religiaj doktrinoj”… Tiel! Ekplorinte iomete la por ĉiam perditaj “antaŭaj privilegioj”, ili plu konfesas ke… “Starigita en la novaj vivkondiĉoj ortodoksa eklezio troviĝas nun ankoraŭ en percept-stadio de sia nova stato, tial estas kompreneble, ke ĝi ofte sentas kelkajn embarasojn. Transira procedo de la eklezio al nova vivo, okazas ne sen malhelpo en nia interna eklezia vivo”…

Plue ili ankaŭ parolas pri malhelpoj ofte kaŭzantaj eĉ konflikton inter pastroj kaj parofianoj. Ne facile estas videble, por piaj di-reprezentantoj, adaptiĝi kaj aranĝi sian “novan vivon”, en atmosfero plenplena da “baciloj” de komunismo. Foliumante paĝojn mi trovis artikolon. “Eklezia vivo.” Mi legas… “Paco… trankvila fluado de eklezia vivo! Jen por kio doloras animo de ortodoksano, jen pri kio sopiras ĉiu el ni”…

Tiel komenciĝas la artikolo. Plue mi legas: “Sed paco malestas. Anstataŭ ĝi — malamikeco, eklezia malpaco; dispeciĝo je diversaj grupoj, sektoj ktp. Du ekleziaj fluoj kaptis la rusan ortodoksan eklezion: progresema kaj reakciema, oni fendis ĝin poduone”… Malĝojigite plendas la verkisto, pastro Ufimcev. Priskribinte en la artikolo ĉiujn kaŭzojn kaj sekvojn de l’ eklezia konkur-batalado inter pastroj, aŭtoro finas sian artikolon per tiaj militemaj frazoj: “Ĉiu eklezia grupo estas asertigita en sia vero kaj pensas konvinki en tio siajn

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 141

kontraŭulojn, tamen tio neniam okazos”… “Laŭ ĉi-perspektivo ĉiu, kiu ne nur parolas, sed sincere deziras pacon eklezian, — sekvu la aforismon: kiu volas pacon — plifortigu militon!”… Do, dum sia konkur-batalado por ekspluatado de parofianaro, ĉiam malmultiĝanta, enforgese, pastroj preferas pli prediki militemajn aforismojn, ol evangeliajn, per kiuj ili kutime trompas, stultigas kredemulojn-parofianojn. Jen kia estas interna eklezia vivo. Daŭrigu, intermilitu do, pastroj, super duonviva eklezio. Helpu al vi, dio! Estu bonaj tombistoj de sia eklezio!

B. Zirjanov (Kurgan).

★

Faktoj kaj komentoj

Koloruloj kontraŭ blankuloj?!

En burĝa gazeto mi legis jenon:

“La vera, reala mondmilito ne estis ĝis nun —; ne, ĝi venos; kaj tiu milito estos interrasa batalado. Laŭ plej novaj taksoj, ekzistas nuntempe 655 milionoj da blankuloj sur nia terglobo, proksimume unu triono de l’ tuta homaro. Flavuloj estas ĉ. 500—550 milionoj. Ili celas, disvastiĝi trans nunaj siaj limoj. Enloĝantaro de Hindio, dum unu jarcento (1800—1900) pligrandiĝis de 49 je 285 milionoj; do sesobliĝis. En la sama periodo, la enloĝantaro en Eŭropo nur duobliĝis. Kaj, ne forgesu: en Hindio ofte grandaj epidemioj regis dum tiu tempo!…”

La verkisto plue asertas, ke blankuloj en granda milito kunpuŝiĝos kun flavuloj, brunuloj, nigruloj; unuvorte homoj blankaj kontraŭ homoj kun kolora haŭto! Laŭ la verkisto la kaŭzo de tia milito estos la tro granda kreskado de tuta homaro kaj la pli granda pliiĝo de homoj kun kolorhaŭto.”…

Ĉu ni ankaŭ partoprenos tian militon? Patriotismo kaj rasismo estas same detruindaj ideologioj!

1851.


Hindoj timas nacian sendependecon

En Granda Britio kaj en Hindio okazas nuntempe akraj disputoj pri starigita komisiono, kiu, sub gvidado de la liberala juristo Simon, havas kiel taskon studi pri la ŝanĝoj farindaj en la regadsistemo de la angla dominio azia. La partopreno en tiu komisiono de du membroj el la Laborista Partio ankaŭ estigis viglajn polemikojn, kaj eĉ protestojn flanke de la tut-hindia naciista kongreso, kiu antaŭnelonge okazis en Madras.

Laŭ tiuj naciistoj estas la devo de ĉiuj laboristaj partioj bojkoti la komisionon. Sed en Allahabad (Hindio) okazis kongreso de la “subpremataj klasoj”, kiu havis alian sintenon pri la demando. La prezidanto, ekzemple, deklaris: “La sperto estinta igas nin timi, ke sub la nura regado de la altaj kastoj nia sorto estos eĉ pli malbona ol nun. Nacia aŭtonomio verŝajne signifos pliintensigon de nia servuteco.”

Kredeble la historia procezo ne povos transsalti la nacian burĝan stadion; sed almenaŭ estas tre interese noti, ke eĉ en Hindio aŭdiĝas voĉoj por diri, ke nacia sendependeco ne signifas liberigon por la Proletaro.

E. L.

KIAL MI EKSIĜIS EL LA EKLEZIO

Mi estas naskita en la j. 1882 kaj vizitadis la popollernejon de mia 6-a ĝis 13½-a vivjaro. Post la dekkvara vivjaro mi estis en velurfabriko kaj laboris tie tri jarojn. Poste mi estis en teksejo ĝis la mondmilito. En la jaro 1915 mi ricevis ordonon iri al mia infanteria regimento en Aŭstrio. Ni venis al la itala batalfronto apud Görz (Gerc). Ok tagojn mi estis en la batalfronto kaj por ok tagoj mi revenis malantaŭen je dek kilometroj por “ripozi”. Ni devis disbati ŝtonojn, stratojn konstrui, ekzercadi ktp. Dimanĉe, ni ricevis ordonon iri en la preĝejon. La unuan fojon mi estis scivolema. La preĝejo estis tre bele ornamita. Mi volis aŭdi, kion predikos la romkatolika milita pastro. Mi estis mem romkatolika kaj ankaŭ miaj gepatroj ofte admonis min, ke mi ĉiumatene, tagmeze kaj vespere preĝu. Mi promesis ĉiam per “jes” kaj admonis min: ne ŝtelu, ne mortigu kaj agu juste. Kiel mi aŭskultis la predikon de mia militpastro, mi malfermis miajn okulojn kaj eĉ orelojn… Li komencis predikaĉi: soldatoj, amu dion, amu vian patrolandon kaj batalu kontraŭ niaj malamikoj; ke ni venku! Kiu ne amas dion, tiu ne amas sian patrolandon ktp. Mi pensis, ke alia flanko, aliaj pastroj predikas la samon. Depost tiu tempo mi estis kontraŭ la romkatolika religio. Mi skribis tuj al mia edzino, ke, kiam mi revenos hejmen, ni eksiĝos el eklezio… En la granda batalo apud

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

(Daŭrigo dekkvara)

Ĉar sensenca ideologio baris al racia kaj paca evoluo, kompreneble intervenis perforto por solvi la intercivitajn konfliktojn. La tuta historio de antikvaj grekoj kaj romanoj estas plena je sangaj militoj. Ĉe Romo, la templo de Jano, kiu devis esti fermita dum paca tempo, restis malfermita kvin jarcentojn seninterrompe. Dum unu miljaro ĝi estis fermita nur naŭ fojojn. Aleksandro la Granda sukcesis dum mallonga tempo unuigi la grekajn civitojn por batali kontraŭ la persoj. Sed post la morto de la fama konkirinto, lia imperio baldaŭ forfalis kaj la militoj inter la civitoj rekomencis. Du jarcentojn pli poste la konkiro Grekion de la romanoj estigis denove ian perfortan unuecon, kiu ebligis pli malpli normalajn rilatojn inter la popoloj.

La Romana Imperio

Unuflanke la patriotismo malebligis la kunfandiĝon de civitoj en pli larĝan unuon; aliflanke la ekonomio postulis tion. En tiaj kondiĉoj, nur la perforto, la milito povis solvi la problemon.

Ne utilas bedaŭri kaj ĉagreni ĉe la konstato, ke la historio de ĉiuj popoloj estas plena je sangaj bataloj. Se la homoj havus racian menson anstataŭ superstiĉan, la socia evoluo povus kredeble okazi pace. Bedaŭrinde ne estas tiel. La racia, la “teknika” menso tre malrapide elvolviĝas kaj senĉese konfliktas kun la religia aŭ superstiĉa menso. Ni eĉ notis, ke ambaŭ mensoj povas kunekzisti en la cerbo de sama individuo. Feliĉe, la unua pli kaj pli uzurpas la kampon de la dua. Oni do povas esperi, ke venos la tago, kiam estos for ĉiaj superstiĉoj; tiam povos la socio evolui normale, racie t. e. sen sangaj bataloj.

Dume ni vidu kiel kreiĝis la romana imperio. Ŝajnas strange, ke inter milo da malgrandaj patrioj (civitoj) en Italio kaj Grekio troviĝis unu, kiu povis servutigi la aliajn. Ĉe la komenco, kiam la patriotisma ideologio estis tre forta kaj blinde regis la spiritojn, Romo malfacile povis trudi sian regadon al la aliaj civitoj. Milito tiutempe signifis ofte kompletan ekstermon de la venkitoj kaj transformon de riĉa regiono en dezerton. Ekzemple Romo ekstermadis la dudek Volskajn civitojn kaj ilialoke estiĝis marĉoj; ĝi fordetruis kvindek tri urbojn en Latio (latine: Latium). Laŭ Tito-Livio kaj Plinio, en Samnio (Samnium) dum longa tempo oni povis pli bone ekkoni la lokojn, kiujn trapasis la romaj armeoj, per la dezerteco, kiu regis ĉirkaŭaĵo, ol per la postsignoj de iliaj tendaroj.

La venkinto tamen ne ĉiam ekstermis la venkitojn; okazis, ke li fordetruis nur iliajn civitojn (oni komparu la piednoton 26) t. e. iliajn religiajn kaj politikajn asociojn. Tiam ĉesis la kultoj al la hejmaj kaj civitaj dioj. Kun la malapero de la kulto ankaŭ malaperis la leĝoj, la rajtoj, la familio, unuvorte ĉio, kio sin apogis sur la religio. La venkito ofte fariĝis sklavo kaj sekve devis alpreni la religion de sia mastro. Milito inter du civitoj signifis militon inter du religioj. Unu nepre devis malaperi.

Okazis ankaŭ, ke unu armeo ne povis tute forvenki la alian. Laŭ la kredo de la antikvuloj, tio signifis, ke la dioj de ambaŭ civitoj deziris aliancon inter la du popoloj. Por atesti tiun aliancon, civitoj iafoje sin rajtigis ĉeesti reciproke siajn sanktajn festojn. Kelkafoje ili kontrakte promesis interŝanĝi en siaj temploj religiajn ritojn. En tiuj okazoj, temis precipe pri la kulto al dioj, kiuj personigis fizikajn fortojn. Kiel ni jam rimarkigis, tiu religio estis pli evoluema ol la alia, kiu rilatis nur al la hejmaj dioj.

— paĝo 4 —

142 — SENNACIULO

Asiago en majo 1916 mi ricevis dumdumpafon en mian maldekstran femuron. Ĝi estis trapafita kaj rompita. K-doj donis al mi la unuan helpon. La venontan tagon mi estis transportita aŭtomobile Trienton en suda Tirolo. Post ok tagoj — Vienon. Tie mi restadis unu jaron. En la jaro 1917 mi ricevis ordonon hejmeniri al mia familio. Dum du jaroj mi ankoraŭ ne povis laboradi. Mia edzino montris al mi mian skribitan leteron kaj demandis min kial mi volas forlasi la eklezion. Mi montris al ŝi kiel la eklezio kunhelpas al militoj. Ĝi ĉiam malhelpis ĉiun progreson, ĝi subfosas ĉiun novan penson per ĉiuj rimedoj. Ankoraŭ en la nuna tempo la eklezio kaj la ŝtato reciproke penas konservi la popolon en servuteco, dependeco kaj malklereco. Ĝis nunaj tempoj la historio de la eklezio estas ĉiam unu longa ĉeno de krimoj kaj de plej teruraj sangodisfluadoj. Ŝi komprenis min kaj ni eksiĝis el la eklezio. Depost tiu ĉi tempo ni vivadis kune kun niaj infanoj sen eklezio. Ĉiuj homoj, kiuj ne kredas la fabelojn de la kristanismo, devas sin liberigi.

Milducentdudekkvin.

Mondlingva movado bazita nur sur naciaj organizaĵoj estas kvazaŭ unukrura, ne ekvilibreca kaj kondamnita je pereo

Kelkaj tagoj el mia vivo

Mi estas 54-jara poŝt-telegrafisto, seninfana. Mia laboro konsistas el deĵorado en telegrafejo.

Se mi deĵoras lunde de la 3-a posttagmeze ĝis la 9-a vespere, marde mi devas deĵori de la 9-a matene ĝis la 3-a posttagmeze kaj la saman tagon de la 9-a vespere ĝis la 9-a matene. Post tio mi havas du tagojn da libertempo, t. e. merkrede kaj ĵaŭde.

[BILDO p.4 | 50,21,65,37] Portreta foto de barba viro en malhela kaskedo kaj jako: la aŭtoro, A. Lebedev.

Vendrede mi komencas deĵori de la 3-a posttagmeze ĝis la 9-a vespere ktp. Dum la noktaj deĵoradoj mi havas rajton ripozi 4 horojn. Por pli detale priskribi mian laboron mankas loko, ĉar mi estas ĉef-deĵoranto kaj mia laboro estas treege diversa. Dum mia deĵorado mi devas atente zorgi ĝustan kaj regulan funkciadon de telegrafa laboro, ĉiam observi kaj kontroli la laboron de simplaj deĵorantoj. Mia atento kaj memoro estas seninterrompe kaj intense streĉitaj por ne forgesi ion, ĉar en la telegrafa laboro ekzistas centoj da plenumendaj aĵoj, kiujn la ĉef-deĵoranto devas ĉiumomente memori.

Pro raciigo de laboro mi helpas iufoje la simplajn deĵorantojn. Krom tio mi ekspedas per telegram-portistoj lokajn telegramojn, telefonas, statistikas.

Dum nokta deĵorado mi estas poŝtisto, telegrafisto, telefonisto kaj iufoje eĉ teknikisto. Dumnokte mi vendas poŝtmarkojn, kovertojn, paperon; mi akceptas de klientoj rekomenditajn kaj urĝajn leterojn, telegrafmandatojn, faras telefonajn mendojn. Okazas tre ofte, ke pro multo da laboro al mi mankas tempo por kontroli la funkciadon de telegrafa laboro.

Nu, sufiĉe estas pri mia laboro. Mi rakontu nun pri mia libertempo.

Dum vintra sezono mi gvidas esperantajn kursojn en iu urba klubejo, vizitas esperantajn kunvenojn de nia poŝtista grupo.

Ĉar mi estas gazetperanto kaj kunlaboranto de laborista sportinternacio, tial mi havas sufiĉe da traduka laboro. Intertempe mi respondas al miaj multaj eksterlandaj korespondantoj, mi akurate tralegas Sennaciulon, Sennaciecan Revuon, Interligilon de l’ P.T.T., tradukante el la lasta artikolojn por nia poŝta murgazeto aŭ por nia profesia revuo, kaj mi ne forgesas ankaŭ tralegi du ruslingvajn gazetojn kaj nian profesian revuon. Nuntempe mi ĝojas pro mia dusemajna libertempo kaj preskaŭ ĉiutage mi promenas kun mia edzino en arbaro, kolektante fungojn.

Tver, 9. 10. 27. A. Lebedev (960).

★

Mia buĝeto

Kelkaj klarigoj por bone kompreni la subemenciitajn nombrojn. Mi estas laboristino kaj mastrumadas kun miaj gepatroj. Por loĝejo, lumo, ligno kaj karbo mi pagas la trian parton de la kostoj de la tuta konsumo. De mia jara enspezo la entreprenisto tuj dekalkulas la impostojn, la asekuron pormalsanan kaj la pensian asekuron. La elspezoj por vestaĵoj estas laŭprocente pli malgrandaj ol tiuj por ŝuoj kaj kotizoj. Mian tutan tolaĵon kaj vestaĵon mi ja mem kudras kaj mi havigas al mi novan vestaĵon nur ĉiu du-trijare. Tial mi ŝparas monon kaj povas kelkfoje dum somero ekskursi aŭ dum vintro skii prenante kelkajn tagojn da libertempo.

Enspezoj jare 2132 aŭstriajn ŝilingojn
Elspezoj — Nutraĵo 800 ” “
Tolaĵo, vestaĵoj 70 ” “
ŝuoj 80 ” “
lumo 12 ” “
loĝejo 90 ” “
ligno kaj karbo 60 ” “
gazetoj 32 ” “
por korespondado 20 ” “
sep diversaj unuiĝkotizoj 60,50 ” “
sportaĵoj 15 ” “
elspezoj por ekskursoj 30 ” “
por libertempo 200 ” “
Sume 1469,50 aŭstriajn ŝilingojn

Por kompreni la valoron de nia salajro permesu al mi noti jenajn prezojn:

1 kg da nigra pano 0,80 aŭstriajn ŝilingojn
1 kg da blanka pano 0,90 ” “
1 kg da butero 6,80 ” “
1 kg da sukero 1,10 ” “
1 kg da bova viando 3,20 ” “

1 ŝil. = mk. g. 0,60. — SAT-anino 2019.

Estas interese noti, ke Romo estis komence kolonio de Albo. Tio signifas, ke la kolonianoj kunportis el Albo iom da fajro el la sankta fajrujo, kaj pro tio estis en la religia dependeco de la “civito-patrino”. Estas supozeble, ke sub tiu religia vualo sin kaŝis ekonomiaj prerogativoj pri kiuj la historiistoj ne sufiĉe informas nin.

Kiam Albo estis detruita, Romo batalis dum longa tempo por akiri la religian superregecon, kiun havis la “civito-patrino” super la trideko da kolonioj ekzistantaj en Latio. Romo celis nepre fariĝi la metropolito kaj ludi la rolon de la detruita urbo. Ĝi starigis komunan kulton kaj devigis la latojn kaj sabenojn ĝin partopreni. Tiel pligrandiĝis ĝia potenco, plifortiĝis ĝia superregado. Jen tio, kion diras Fustel de Coulanges pri tiu demando:

“Romo estis la sola civito, kiu scipovis milite plinombrigi sian loĝantaron. Ĝi faris politikon tute alian ol tiun de la aliaj civitoj en Italio kaj Grekio; ĝi ligis al si ĉion, kion ĝi militakiris. Ĝi venigis al si la loĝantojn de la konkretaj urboj, kaj el la venkitoj ĝi faris romanojn. Plie Romo sendis kolonianojn en la konkiritajn landojn kaj tiele ĝi kvazaŭ sin dissutis ĉien. Kvankam la kolonianoj formis je politika vidpunkto apartajn civitojn, ili tamen gardis religiajn ligilojn kun la metropolo: nu, tio sufiĉis por ke ili estu devigitaj dependigi sian politikon de tiu de Romo, obei al ĝi kaj ĝin helpi en ĝiaj militoj.

“Unu el la rimarkindaj trajtoj de la Roma politiko estas, ke ĝi altiris al si ĉiujn kultojn de la najbaraj civitoj. Ĝi kaptis iun Junonon de Veio, iun Jupiteron de Prenesto, iun Minervon de Falisko, iun Junonon de Lanuvio, iun Venuson de la Samnoj kaj multajn aliajn, kiujn ni ne konas. Romo kutimis, diras Cincio, akcepti la religiojn de la venkitaj urboj; foje ĝi disdonis ilin inter siaj gentoj, kaj foje ĝi donis al ili lokon en sia nacia religio.”

“… Kiel ĉiuj aliaj urboj, Romo havis sian civitan religion, kiu estis la fonto de ĝia patriotismo; sed ĝi estis la sola urbo, kiu utiligis tiun religion por sia pligrandigo. Dum, per la religio, la aliaj urboj vivis izole, Romo havis la lertecon aŭ la ŝancon utiligi la religion por altiri ĉion al si kaj ĉion superregi²⁸).”

(Pluo sekvos) E. Lanty.

²⁸) La Antikva Civito.

— paĝo 5 —

SENNACIULO 143

IMPRESOJ PRI SOVETIO

de okulvidinto, orelaŭdinto, fingrotuŝinto

(Daŭrigo tria)

Pri kelkaj “malpli” malbonaj flankoj

Ĝis nun mi penis tute objektive raporti pri faktoj de mi kontrolitaj dum mia enketo; sed por ke ne estiĝu miskompreno inter la legantaro kaj mi, necesas aldiri kelkajn vortojn pri ekonomia situacio en Sovetio kaj memorigi la ĉefajn ciferojn.

En la jaro 1921, post la plurjara civila milito kaj la terurega malsatado, la stato de l’ landa ekonomio estis jena:

la industria produktado atingis . . . . . . . . . . 18 % de la antaŭmilita „ kampokultura produktado atingis . . . . . . . . 50 % „ „ „ „ bestkvanto atingis . . . . . . . . . . . . . . . . 40 % „ „ „ „ komunikveturilaro atingis . . . . . . . . . . . . ⅕ % „ „ „

Plie 30 % de la vira Laboristaro estis mortigita.

17 000 000 homoj scipovis nek legi nek skribi: unuvorte preskaŭ ĉio estis detruita.

En la jaro 1927, ĉio estas rekonstruita:

la industria produktado atingas . . . . . . . . 112,9 % de la antaŭmilita „ kampokultura produktado atingas . . . . . . 108,2 % „ „ „

Dum ses jaroj pli ol sesobliĝis la industria produktado, pli ol duobliĝis la kampokultura produktado.

Ĉi ciferojn la K-daro devas nepre bone memori: ili ja nekontraŭdireble montras, ke proleta ŝtato kapablas sole, sen fremda helpo — sen enlanda burĝaro kaj sen alilanda kapitalistaro — starigi tute novan ekonomisistemon, konstrui socialismon¹). Tion mi mem ne kredis antaŭ mia veturado tra Sovetio, kaj kiel mi havis okazon diri al redaktoro de Kiev-a gazeto, tiu certeco, ke laboristoj kaj kamparanoj sukcesos elkreskigi Socialistan Domon, estas mia plej valora enketimpreso.

Sed ne nur en produktkampo notindaj estas la atingitaj rezultatoj. Mi substrekos rapide — ĉar la legantoj de “S-ulo” estas sufiĉe bone informitaj pri ĉiuj aspektoj de kolektiva vivo en Sovetio — kelkajn aliajn gravajn laboristajn konkirojn de mi zorge kontrolitajn.

En mia antaŭlasta artikolo mi skribis: “neokulfrapa estas la diferenco inter vivo de sovetiaj kaj franciaj laboristoj”. Necesas tion klarigi, estas vere: la ĉiutaga vivo de sovetia Laboristaro similas la ĉiutagan vivon de mialanda Laboristaro; ĝenerale franca laboristo perlaboras salajron ‘dank’ al kiu li ne malsatas. Sed li ne ĝuas la multajn profitojn, kiujn disponas sovetia laboristo. Estas tempo priparoli ĉi profitojn. Mi laŭvice esploros la sekvantajn temojn: Sociaj asekuroj — Publika klerigado — Publika higieno.

Sociaj asekuroj: Ĉiuj salajruloj — senescepte — estas socie asekuritaj, kaj neniamaniere ili pagas eĉ unu kopekon por tiu ilia rajto. Sekve socia asekuro estas kvazaŭ dua salajro.

Estas diversaj fakoj:

  1. Kiu estas malsana ricevas plenan salajron de la unua tago ĝis la resaniĝo.

  2. Kiu restas hejme por flegi malsanan familianon ricevas plenan salajron (kondiĉe, ke alia familiano ne kapablas tion fari), ĝis kiam la kuracista komisiono opinias la flegadon nenecesa.

  3. Kiu devas esti izolita, ĉar anon de ĝia familio trafis infekta malsano, ricevas plenan salajron dum la tuta daŭro de l’ izolado.

  4. Kiu fariĝis senlaborulo ricevas monhelpon.

  5. Kiu ne plu kapablas labori — ĉu pro malsaniĝo aŭ invalidiĝo, ĉu pro maljuniĝo — ricevas pension.

  6. Kiam mortis asekurito aŭ ano de ĝia familio, estas pagata funebra monkompenso.

  7. Kiam mortis asekurito, ĝia familio ricevas pension.

  8. Ekzistas speciala fako por la gravedulinoj. Du monatojn antaŭ kaj du monatojn post la nasko, la laboristinoj ĝuas libertempon kun plena salajro. La oficistinoj ĝuas nur sume sessemajnan libertempon. Post la nasko la patrinoj ricevas naskokompenson kaj plie dum naŭ monatoj mamnutradpagon.

La konsekvenco de tiu reala subteno al la gravedulinoj estas jena: ĉiujare la naskiĝkvanto superas je tri milionoj la mortkvanton, malgraŭ tio, ke leĝa estas la aborto.

Ĉu necesas ion aldiri?

Publika klerigado: Denove mi citu ciferojn.

Estis elspezita en tuta Sovetio por popola klerigado:

en 1924/25 = 521,3 milionoj da rbl., tuta buĝeto = 3 639 milionoj da rbl. „ 1925/26 = 738,4 „ „ „ „ „ = 4 946,2 „ „ „ „ 1926/27 = 940,8 „ „ „ „ „ = 6 324,9 „ „ „ „ 1927/28 = 1071,6 „ „ „ „ „ = 7 097,5 „ „ „

en 1921 sin trovis en Sovetio . . . . . . . . . 17 milionoj da analfabetoj „ 1927 „ „ „ „ . . . . . . . . . . . . . . . . 9 „ „ „

Lernis en elementaj lernejoj: en 1913 . . . . . . . 7 236 000 gelernantoj „ 1925 . . . . . . . 9 487 000 „

Lernis en profesiaj lernejoj: en 1913 . . . . . . . . 267 000 gelernantoj „ 1925 . . . . . . . . 529 000 „

Ĉie estas nun duoble pli da lernantoj rilate al la loĝantaro ol en 1913.

Sed la plej interesa fakto estas, ke nun studas en lernejoj, institutoj, teknikumoj, fakultatoj, filoj de laboristoj kaj malriĉaj kamparanoj. En ĉiuj franciaj universitatoj ne estas trovebla eĉ nur unu filo de malriĉa familio. Pripensinda paralelo.

Publika higieno: Se mi devus tute koncize raporti pri tiu temo, mi dirus: “Nun «mujik» lavas siajn piedojn”. Puraj piedoj, jen ankoraŭ alia revolucia konkiro, kaj ne la malplej atentinda.

Publika higieno estas unu el la problemoj, kiujn mi aparte serioze enketis, kaj mi kuraĝas diri, ke tiuflanke mirindaj sukcesoj estas prezentitaj.

En la n-o 170 de “S-ulo”, sub titolo “Nutrado kaj saneco de laboristoj en USSR”, K-do 6987 informis, ke la nunaj junuloj estas pli altkreskaj ol la antaŭrevoluciaj samaĝaj. Eble kelkaj K-doj ridetis tion legante. Estas tamen absolute vere. Tion konfirmas ĉiuj statistikoj de mi studitaj. Sed ankoraŭ alion mi devas sciigi:

Malaltiĝis je 302 la infana mortkvanto. En 1913, mortis 27,3 homoj po milo, kaj la natura plimultiĝo de l’ loĝantaro estis 16,9 po milo. En 1926 la respektivaj respondaj nombroj estis 19,63 kaj 21,1.

Krome estas kalkulite, ke nuna meza daŭro de homa vivo estas je dek jaroj pli longa ol dum cara reĝimo.

Kion pruvas ĉio ĉi? Nedubeble, ke postrevoluciaj laboristaj vivkondiĉoj estas multe pli bonaj ol antaŭrevoluciaj, due ke sanecon de laborulamasoj speciale prizorgadas la ŝtato.

(Daŭrigota.) G. Salan.

Noto rilatas al kolono unu de ĉi tiu paĝo.

¹) Ĉar tute neeblas nei la rezultatojn trafitajn de Sovetio en ekonomia kampo, la burĝaj ĵurnalistoj kutimas esprimi opinion, ke tiujn atingojn efikis ne proleta mastrumado, sed privataj industrio kaj komerco.

Respondo:

(% de la tuta produktado)

1924/25 1925/26 1926/27
Kolektiva sektoro:
Industrio . . . . 81,3 83,7 85,9
Komerco . . . . 72,6 75,6 81,9
Privata sektoro:
Industrio . . . . 18,7 16,3 14,1
Komerco . . . . 27,4 24,4 18,1

Preseraroj. En la unua parto de mia raporto en “S-ulo” — vidu la n-on 171 — troviĝas kelkaj sufiĉe gravaj preseraroj, kiujn la legantoj bonvolu korekti:

paĝo 119, tria kolono, lasta paragrafo, legu: feliĉe singardemaj K-doj luis (anstataŭ lasis);

paĝo 120, dua kolono, 5-a paragrafo, legu: multnombraj estas la betkampoj (anst. batalkampoj), kaj la okuloj renkontas betularbaretojn (anst. batalarbaretojn);

paĝo 120, dua kolono, 7-a paragrafo, legu: Je la 13-a h., en Bialistoko. Aro da Kamentuboj (anst. tro da). Malbele aspektas la esperanta naskiĝurbo (anst. naskurbiĝo?!).

— paĝo 6 —

144 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

Oficiala Komuniko

Solvon fine ricevis la redaktora demando: komence de februaro K-do N. Barthelmess alvenos Parizon por okupi la postenon.

Kelkiuj eble demandos, kial tiom longa tempo estis necesa por dungi redaktoron. Ni klarigu: kiam la eksredaktoro forlasis la oficon, ni tuj skribis al K-do Kolĉinski, kiu niascie estis preta akcepti nian proponon. Bedaŭrinde ekzistas ŝtatoj kaj landlimoj. La franca ŝtato ne facile permesas al sovetianoj veni Francion. Longaj klopodoj estis necesaj kaj eĉ nenio garantiis, ke ili estos sukcesaj. Intertempe K-do Barthelmess sin anoncis kiel kandidato. Tion eksciinte, K-do Kolĉinski rezignis kaj konsilis, ke ni akceptu K-don Barthelmess. Denove necesis komenci la klopodojn por ricevi el la franca labora ministrejo dungpermeson por “fremda” laborulo. Tiel pasis preskaŭ tri monatoj antaŭ ol la nova redaktoro povu enoficiĝi…

* * *

Pri la fiagado de s-ro Kr. ni ricevis multajn leterojn. Kelkaj K-doj tiuokaze eldiris sian simpation pro la embaraso, en kiu ni troviĝis kaj la plia ŝarĝo kiu falis sur niajn ŝultrojn. Aliaj male profitis la okazon por riproĉi pro la dungo de “burĝo”. Ni volonte konfesas, ke ni eraris en tiu afero. Tamen ne pravas la riproĉintoj. Nur la sperto povis montri, ke li ne bone plenumos la taskon. Oni ne forgesu, ke ni ĉefe celis havi redaktoron lingve tute kapablan. Tro da K-doj ne sufiĉe konscias pri la graveco de tiu kondiĉo por la sukceso de nia tuta entrepreno. Tamen jam delonge observemaj kaj spertaj personoj konvinkiĝis, ke la tuta esperanta movado povos disfali, se la gazetistoj kaj eldonistoj ne zorge atentos pri la internacieco de la stilo. Nia lingvo estas ja almenaŭ dekfoje pli facile lernebla ol kiu ajn nacia lingvo. Sed por akiri vere esperantan stilon pluraj jaroj da treege atenta praktikado estas nepre necesaj. Multe da esperantistoj — eĉ gazetistoj — uzas naciece nian lingvon. Ni rediras, ke tio povas esti pereiga por la tuta esperanta afero. Ni malkaŝe kaj senpente konfesas, ke tia prilingva konsidero tre influis nin en la dungo de s-ro Kr.

Ni aldonu kelke da rimarkoj, responde al la riproĉintoj: 1. La respondeco de Kr. estis nur teknika, li ne okupis gvidan postenon kaj neniam ĉeestis kunsidon de E. K.; 2. Estas nevere, ke li jus SAT-aniĝis, li eĉ estis unu el la unuaj anoj de nia Asocio. Oni ne forgesu, ke, pro konata motivo, ni ne publikigas la nomojn de ĉiuj niaj membroj; 3. Post sufiĉe longa interkorespondado kun la dungoto ni povis logike supozi, ke li vere konvertiĝis al niaj ideoj kaj sincere estis preta sin dediĉi tute al nia movado.

Ĉu do oni ne povus citi multajn nomojn de gvidantoj de laboristaj partioj, kiuj antaŭ kelkaj jaroj estis eĉ tute reakcispiritaj? En Francio, ekzemple, unu sufiĉe fama oratoro kaj redaktoro de komunista gazeto antaŭmilite verkis poemojn en kiuj li laŭdis al la “Sankta Virgulino” kaj dum la mondbuĉado dufoje li estis ordenita pro lia “heroeco”. Nu, ĉu do Lenin ne estis burĝdevena? Ĉu Kropotkin ne estis princo? — Kaj ĉu oni ne konas laboristojn, kiuj burĝiĝis kaj perfidis sian klason? Ni rediras: nur la sperto povis montri la malsincerecon de s-ro Kr. Kaj pro tio ni ne akceptas nepravigitajn riproĉojn.

* * *

Ni ricevis siatempe de la Pariza grupo kaj de aliaj grupoj el diversaj landoj peton pri eksigo de s-ro H. I. Kr. Post laŭstatuta esploro de la tuta afero, ni decidis en nia kunveno de la 17-a de januaro eksigi el niaj vicoj s-ron Kr.

Notinde estas, ke li eĉ ne provis sin senkulpigi antaŭ la Pariza Grupo, kiu lin alvokis tiucele.

La Direkcio de SAT.

* * *

Lasthore. — Nia Adm. en Leipzig sciigis nin, ke Sennaciulo estas malpermesita en Bulgario.

★

ADRESARO DE KOLEKTIVA KORESPONDADO

Nunjara jarlibro ne enhavos ĉi tiun fakon. La kaŭzoj estas jenaj: Malgraŭ niaj alvokoj en jarlibro kaj poste en la “S-ulo”, ni ricevis nur kelkajn poŝtkartojn kun informoj kaj demandoj ofte ne rilatantaj al ĉi tiu temo. Ni do ne sukcesis ricevi freŝan, taŭgan materialon por la jarlibro 1928. Reenpresi la malnovan adresaron sen iuj korektoj ne taŭgos? Ni ja havas informojn, ke kelkaj organizoj notitaj en nia adresaro ne respondis al senditaj leteroj (tio rilatas al Sovetio pli multe ol al aliaj landoj!). Do en nuna jaro adresaro ne aperos, sed konsiderante la gravecon de ĉi tiu fako kaj same praktikan valoron de ĉi tiu adresaro por Internacia Laborista Korespondado, ni komencas jam nun kompiladon de adresaro por la jarlibro 1929.

Gek-doj estas petataj sendi al ni necesajn adresojn kune kun la atesto (eble eĉ simpla konsentsubskribo, oficiala kun stampilo de organizo aŭ redakcio) de koncerna organizo. Tio ebligos al ni poparte presi adresojn en “S-ulo”. La konsento de organizoj estas necesa ĉar sperto montris, ke ofte oni komunikis al ni adresojn sen konsento de organizo, kiu poste ne respondis al leteroj. Do, Gek-doj, de vi dependas la afero!

Komencu iom post iom jam nun kolektadon de adresoj.

Ĉion sendu laŭ adresoj: Minsk (Sovetio), poŝtkesto 33, aŭ al K-do G. P. de Bruin, Wagelerdw. str. 28 B, Enschede (Nederlando). Dim. Snejko.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Aŭstrio. La laborista movado en Vieno estas tre kontentiga. Oni arangis 28 kursojn kun 692-anoj. En la provinco la situacio estas ankoraŭ pli bona: 39 kursoj kun 989 anoj! Tre ĝojige estas, ke ni sukcesis enpenetri en vilaĝojn, kie oni ankoraŭ nenion sciis pri esp-o. Interesa fakto estas, ke la nombro de la kursoj superas preskaŭ je 50% la nombron de laboristaj grupoj. (Laŭ “La Socialisto“). — Germanio. La 11-an de decembro okazis jara ĉefkunveno en Gross-Schönau. Ĉeestis 74 SAT-anoj, krom la gastoj. K-dino Elsa Seidel kantis “Salutas fratojn la SAT-ano”, i. a. oni elektis K-don Wünsche el Olbersdorf kiel delegiton al la VIII-a kongreso. Li ricevos por 2 semajna forresto 100 mk. g. k. la vojaĝelspezojn. — Polio. Ĉe la Liberpensula Asocio en Lodz fondiĝis esp-a sekcio en kies estraron eniris 4 SAT-anoj. Ĉiusemajne okazas lekcioj, diskutadoj ktp. La tasko de la esp-a sekcio estas disvastigi la ideojn de proleta libera penso internaciskale (en Lodz loĝas poloj, judoj k. germanoj) k. per tio pruvi la utilecon de esp-o. — Sovetio. En novembro K-do Lingel havis 38 lekciojn pri esp-o en Tula. Rezulte organiziĝis 7 grupoj kun 352 lernantoj el kiuj 47 jam SAT-aniĝis. Ĉiujn grupojn k. kursojn gvidas K-do Lingel. Kelkaj jam mendis por si “S-ulon” k. “SR”. Ĝis nun estis tie ĉi nek unu SAT-ano k. nun la nombro kreskas ĉiutage. —

MEMORNOTO

Represis el “Sennaciulo”:

The Leeds Citizen, Leeds, 6. 1. 28: Jen, kion kaŭzas la varmego. — Ruĝa Vojo, Jegorjevsk, 10. 12. 27: El Anglio.

Enhavis tradukaĵojn el esperantaj leteroj:

Stepnaja Zvezda, Petropavlovsk, 20. 10. 27, 14. 10. 27. — Zvezda, (?), 25. 12. 27. — Polesskaja Pravda, Gomel, 23. 11. 27. — Ruĝa Polock, Polock, 17. 12. 27, 4. 1. 28. — Blankrusia Vilaĝo, Minsk, 18. 12. 27. — Ruĝa Vojo, Jegorjevsk, 9. 10. 27. — Komunista Vojo, Orŝa, 22. 12. 27. — Blankrusia Vilaĝo, Minsk, 30. 12. 27, 1. 1. 28, 4. 1. 28. — Luktu kun malklereco!, Minsk, 6. 1. 28. — Kaminist, Bobrujsk, 28. 12. 27, 21. 12. 27. —

Enhavis notojn pri SAT:

The Leeds Citizen, Leeds, 6. 1. 28. — Rabotjin, Minsk, 14. 12. 27, 12. 11. 27. —

Enhavis esperantan tekston:

Ruhr-Echo, Essen, 3. 1. 28. — Jelbeniĉarska Borba, Sofia, 28. 12. 27.

Enhavis priesperantajn artikolojn:

Ruhr-Echo, Essen, 6. 1. 28.

Ĉe la neŭtraluloj

Novaj enketoj kaj eksperimentoj rilate la mondhelplingvajn sistemojn

La eksperimentoj fariĝas sur la bazo de kunlaborado inter 1. “IALA” en New York kaj 2. “Instituto Jean Jacques Rosseau” en Genève. 1. “IALA” estas la nomo por Amerika Asocio por Internacia Helplingvo (International Auxiliary Language Association in the United States, Incorporated). Ĝi estas fondita en la jaro 1924 en New York kaj tute neŭtrala asocio, havanta kiel celon la enkon-

— paĝo 7 —

SENNACIULO 145

dukon de unu helplingvo, kiu estus instruata al la lernantaro en ĉiuj landoj. Tiu celo postulas neŭtralan kaj objektivan esploron de la tuta mondhelplingva situacio.

Pro tio la laboroj de IALA etendiĝas sur du ĉefaj kampoj: 1. IALA klopodas interesigi grandajn rondojn por la helplingva movado; 2. ĝi faras esplorojn sur 3 kampoj; a) sociologia; b) lingva; c) pedagogia kaj eduka. — II. Rilate la 3-an punkton IALA kunlaboras kun la Instituto J. J. Rosseau en Genève. Ĉi tiu instituto, kunlaboranta kun la universitato de Genève, estas altlernejo pri pedagogia kaj edukaj sciencoj, kiu speciale interesiĝas pri infanpsikologio kaj pri eksperimenta pedagogio. Tial ĝi ankaŭ interesiĝis pri la enkonduko de esperanto en la lernejoj. Serio da konsultoj jam okazis en Genève kaj en New York dum la jaroj 1925/26 inter profesoro P. Bovet, direktoro de la Instituto J. J. Rousseau, reprezentantoj de IALA kaj reprezentantoj de la Instituto de eduka esploro ĉe la “Institute of Educational Research, Teachers College, Columbia University”.

Dum ĉi tiu kunlaborado oni akceptis programon, laŭ kiu oni celas: 1. mezuri la progresojn dum lernado de iu helplingvo en lernejaj kursoj, kies instruistoj deziras serioze kunlabori; 2. prepari diversspecajn “testojn” (A. L. testoj-Auxiliary Language testoj) kaj eksperimentadi sur la bazo de tiuj testoj kun la helpo de la instruistoj, kiuj deziras kunlabori. IALA kaj la Instituto J. J. Rosseau pro siaj celoj bezonas la kunlaboradon de la reprezentantoj de la diversaj mondhelplingvaj sistemoj kaj esperas, ke ili subtenos energie ĝian laboron.

NIA POŜTO

1851. — Respondon al via demando vi baldaŭ povos legi en la rubriko: “El la Redaktejo”.

9732. — Vian unuan manuskripton mi ne ricevis. La jus ricevita estas tro longa por esti uzebla en nia malampleksa gazeto. Kiel vi klarigas la fakton, ke estas tiom da friponoj inter la Leningradaj esperantistoj?

7113. — Kvankam via projekto ne ŝajnas al ni nuntempe efektivigebla, ni tamen publikigos, sub formo iom ŝanĝita, vian alvokon.

E. L.

Vasta (Wien). 4 respondkuponoj nur havas ekvivalenton de 1,— mk. g. Sekve mankas 0,40 mk. g. Adm.

K*O*R*E*S*P*O*N*D*A*D*O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-ajo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Aŭstrio.

K-do Richard Atlas, XIX. Bilbrothstr. 23/25, Wien, dez. koresp. kun Gek-doj PM, bfl. Resp. garantiata.

Ĉeĥoslovakio.

K-do Gerhard Feise, Antoniwald, N-o 59, ap. Gablonz a. N., interŝ. PK, PI, PM, kĉl.

K-do Josef Balicki (kooperativisto), Stonava, 378, Silezio, dez. koresp. pri div. temoj kĉl., L, PI, bfl. Ĉiam kaj certe resp.

Finnlando.

K-do Toivo Ojanen, Loimaa, Vesikoski, dez. koresp. kun tanejlaboristoj, tanistoj kaj terkulturistoj. Precipe kun Sovetio. Nepre resp.

Germanio.

K-do Walter Lenk, Werdauer Str. 5, Zwickau i. S., dez. koresp. pri div. temoj kĉl. L, PK.

— 10 gekursanoj (plenaĝuloj), dez. koresp. kĉl. L, PK, PI, Resp. garantiata. Adr.: K-do Oskar Naumann, Langestr. 43, I., Pirna a. E. (Saksio).

— En Harburg fondiĝis nova LEA-grupo. La membroj dez. koresp. kĉl., korespajoj nepre estos respondataj. Adr.: K-do. Schünemann, Bukstehuder Str. 17, Harburg a. E.

K-do Rudolf Opitz, Dresdner Str. 59, Weinböhla i. S., dez. koresp. pri lab. movado k. a. temoj kĉl. Resp. garantiata.

K-do Georg Harnisch, Herrnmühlenweg, 2, Burkhardtsdorf i. Erzg., dez. koresp. pri turismo, migrado. Nur PI, bfl.

K-do Rudolf Dost, Kemtau, 24, B., i. Erzg., dez. koresp. pri ĉ. temoj. Nur PI. Resp. garantiata.

K-do Paul Walberger, Rotthausener Str. 146, Katernberg, Kr. Essen, dez. koresp. kĉl. L, PK, PI, PM.

K-do Alwin Döring, Leutersdorf, A. 11, i. S., ĉiam interŝ. L, PK, PI, gaz., ĵurnalojn ktp. Skribu multnombre! Resp. garantiata.

K-do Alwin Grosse, Krablerstr. 22, E.-Altenessen, dez. koresp. kĉl., precipe kun naturamikoj.

Hispanio.

K-do Amadeo Bertomeù (mekanikisto, 19 j.), C. Trinitarios, 6, Valencia, dez. koresp. L, PK, PI, pri div. temoj kĉl. Resp. garantiata.

Hungario.

K-dino Boriska Szerémi, Petnehazy-u. 80, Budapest, VI., serĉas koresp-antojn por siaj kursanoj.

Latvio.

Adresŝanĝo: K-do Antonio Krastin, poŝtakesto N-o 1126 (poŝta adreso) Brivibas str. 94, lĝ. 19 (privata adreso) antaŭe (Matisa str. 52-a, lĝ. 1), Riga.

K-do Arvids Kurmis (abstinentulo-tabakkontraŭulo), Meza iela, 4-a dz. 23, Riga, dez. koresp. kĉl.

Saarlando.

— Esp. Grupo, dez. koresp. PI, PM. Certe resp. Adr.: K-do L. Weidmann, Neue Messstr. 22, St. Ingbert.

Sovetio.

— Esperanto-Komitato de SEU (Labesko), Dnepropetrovsk, dez. koresp. kĉl. L, pri lab. movado, virina vivo, sporto. Interŝ. gazetojn, esp. librojn. Resp. garantiata.

— Junkomunista ĉelo dez. koresp. kun frataj ĉeloj, izolaj junkomunistoj kaj gelaboristoj pri div. temoj. Adr.: Rostov/Don, ul. Friedrich Engelsa, 65, jaĉejka Komsomola pri DOFO.

— Grupo de geesp-istoj dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. — individue kaj kolektive. Adr.: Rabpros, str. de Egor Sazonov, 31, Ufa. Resp. garantiata.

K-do Markus Verbickij, Leninstr. 2/8, Kremenĉug, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Resp. garantiata.

K-do A. Binusov, Proreznoj per. 6/3, Kremenĉug, dez. seriozan koresp-adon. Resp. garantiata.

K-do A. Karabelnikov, Pervomajskaja-str. 33/13, Kremenĉug, dez. seriozan koresp-adon pri div. temoj. Resp. garantiata.

— Lab. Int. kor. oficejo ĉe Gubkom SEU, poŝtkesto, 305, Leningrad, koresp. kaj peras kor. inter labor. polit. organ., espergrupoj, interŝ. mater. por preso kaj ekspozio.

K-do N. I. Ŝumilov (instruisto), P/O Luh s. Sokolskoje, Iv. Vozn. gub., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, PI.

K-do N. I. Nizov, Soldatskaja-str. 59, Kineŝmo, Iv. Vozn. gub., dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl., PK, PI.

— 12 komencantoj dez. koresp. por pliperfektiĝi kĉl. L, PK, PI, SAT-anaj lerngrupoj k. a. skribu al: “Esperanto-Kruĵok“, Sosnevskaja, M-ro Ivanovo Voznesensk.

— Red. de ĵurnalo “Privolskaja Pravda“, Kineŝmo, Iv. Vozn. gub., Krasnaja, 17, dez. koresp. kĉl. L, PK, pri lab., kamparana vivo k. a. seriozaj temoj. Interŝ. gaz.

— Por tutmonda piedvojaĝo mi serĉas kunvojaĝantojn el la tuta mondo — laŭeble kun fotoaparato. Adr.: K-do S. Kudrjavickij, poŝtkesto, 171 “Esperanto”, Dnepropetrovsk.

Piedvojaĝemuloj, turistoj, naturamikoj tutmondaj! — Mi dez. serioze koresp. pri la problemo de tutmonda piedvojaĝado. Ankaŭ interŝ. fotojn, geografiajn kartojn, gvidlibrojn ktp. Adr.: S. Kudrjavickij, poŝtkesto, 171, “Esperanto”, Dnepropetrovsk.

[REKLAMO p.7] ISK — Internationaler Sozialistischer Kampf-Bund (Internacia Socialista Batal-Ligo). Ĝia organo (germanlingva) estas la Politika Revuo por la klaskonscia laboristo. Ĝi aperas monate kaj pritraktas ĉiam tre gravajn problemojn de la klasbatalo, helpas konvinki la K-dojn pri la veraj kapitalistaj statoj. Tiu ĉi organo estas tre grava batalilo por niaj socialistaj ideoj! Tial, K-doj, abonu ĝin! Abonprezo: por 3 monatoj nur 0,60 mk. g. Provekzempleroj senpage riceveblaj ĉe: O. Köppen, Schlüchtern (Bez. Kassel — Germ.)

— paĝo 8 —

146 SENNACIULO

[REKLAMO p.8] Poŝtistoj! Telegrafistoj! Telefonistoj! ATENTU….! La sola internacia monata revuo de via profesio estas redaktata en esp-a lingvo. Subtenu ĝin. Kotizo mirinde malalta, estas nur da 0.50 usona dolaro (helpa kotizo 1 dol.) Tiu pago entenas la membrecon al la ILEPTO. Aboniĝu tuj senhezite al La Interligilo de l’ P. T. T. Sendante monon je la nomo de la ĝenerala gvidanto: Petro Filliâtre, 54 rue Custine, Paris-18ᵉ (Franclando)

[REKLAMO p.8] INTERNACIA LIGO DE ESP-ISTAJ POŜT-TELEGRAF-OFICISTARO (ILEPTO) Celas penetrigi esperanton en la praktikan vivon de nia metio. Poŝtistoj, telegrafistoj, telefonistoj, radiistoj ALIĜU….! La kotizo mirinde malalta (0.50 usona dolaro aŭ 1 dolaro) rajtigos vin al ricevo sen alia pago de la riĉenhava revuo La Interligilo de l’ P. T. T. Sendu la kotizojn al la ĝenerala sekretario: R. J. Filliâtre, 28 rue de l’Agent Dufraine, Saint-Cyr-l’École (Franclando)

[REKLAMO p.8] La Interligilo de l’ P. T. T. Centra Organo de Fakinformoj. Por poŝtistoj, telegrafistoj, telefonistoj, radiistoj. Aperas seninterrompe depost 1922 kaj donas ĉiumonate en 8 ĝis 12 paĝoj informojn, raportojn, studojn, rakontojn, dokumentojn, ilustraĵojn pri la profesia, korporacia, administracia, teknika vivoj de nia metio. Enhavas rubrikon senpagan por anoncoj, interŝanĝoj de la anaro. SENHEZITE ABONU TUJ! La kotizoj estas 0.50 de la usona dolaro; oni pagas laŭpove helpan kotizon de 1 usona dolaro. Sendu la abonojn al la ĝenerala gvidanto: Petro Filliâtre, 54 rue Custine, Paris-18ᵉ (Franclando)

[REKLAMO p.8] Poŝtistoj, telegrafistoj, telefonistoj, atentu! SENPAGE vi povas tuj ricevi plurajn ekzemplerojn de la vere leginda revuo La Interligilo de l’ P. T. T. Korporacia, teknika, profesia, administracia, unika en fakmovado. Kotizo mirinde malalta kun membreco al la ILEPTO. Petu tuj informojn kaj specimenojn ĉe Petro Filliâtre, 54 rue Custine, Paris-18ᵉ (Franclando)

Sovetio. (Daŭrigo)

K-do P. Vetĉinkin, III, Fabriĉnajastr. 51, Dnepropetrovsk, dez. koresp. kĉl. L, PK. Resp. garantiata.

K-do G. Antonenko, III, Fabriĉnajastr. 45, Dnepropetrovsk, dez. koresp. kĉl. L, PK, Resp. garantiata.

K-do German Gribakin (junkomunisto), Oktjabrskaja, 38/30, kv. 15, Pskov, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.

K-dino Zina Kalaŝnikova (lernantino), fabr. dom. 20, kv. 4, Naro-Fominsk, Mosk. gub., dez. koresp. pri div. temoj kĉl.

K-do Genadio Kuzmenko (instruisto), Kapitanovka, Ŝevĉenkovsk. okr. serĉas seriozajn koresp-antojn el ĉl.

K-do Aleksandro Fomin (studento), Kiroĉnaja-str. 32, ĉ. 26, Leningrad, dez. koresp. kĉl. L, PK, PI.

— Helpu aranĝi internacian gazetekspozicion. Sendu naciajn k. esp. gaz., ĵurnalojn, L, PI, ktp. Ĉiu sendonto ricevos la kirgizan alfabeton sur PK. Adr.: K-do A. Jadlovker, Turtkul, Kazakstan. Resp. garantiata.

— Sportgrupo de riverŝipana klubo dez. koresp. k. interŝ. sportgazetojn kĉl. sportuloj laboristaj. Adr.: Kiev, Petrovka, Konstaninovska, 5, Klub Vodnikov al K-do Kovalenko.

— Por tuttergloba piedvojaĝado ni serĉas kunvojaĝantojn el Anglio, Francio, Germanio aŭ Aŭstrio, — laŭeble kun fotoaparato. Adr.: K-do S. Kudrejavickij, Poŝtkesto, 171 “Esperanto”, Dnepropetrovsk.

K-do Mihajlov Gregoro, ul. Prosveŝĉenia, 2, Novoĉerkassk, S-Kav. Kr. dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.

K-do Demetrio Pronkul (instruisto), fotoamatoro, stenografisto laŭ s. Gabelsberger, SAT-ano 10 495) Sovetskaja, 6, Djankoj, Krimeo, dez. koresp. Tuja resp. garantiata.

— Esperanto-grupo ĉe Industri-Pedagogia Teknikumo dez. koresp. kolektive k. individue (50 K-doj) kĉl. Adr.: Esperanto-Grupo, Razgulaj, 2, Moskvo, 66.

K-do Petro Jukov (militkursano), ŝkola VCIK, 3. str. rota, Kreml, Moskvo, dez. koresp. kun soldatoj k. a. el ĉ. landoj.

K-do S. Goldfeder, “Esperanto”, Barnaul (Siberio) serĉas siajn geamikojn en Polio kaj petas ilin komuniki pri si. Mi fartas bonege!

Helpu sovetianoj! Kiu grandurbano (precipe el Kiev, Odessa) povas helpi al mi ie trovi laboron? Mi estas senlabora k. dez. eklabori en iu urbo por povi lerni en altlernejo. SAT-anoj pruvu vian kamaradecon! Adr.: Stancia Kaŝperovka, Belocerkov. okr. al SAT-ano 8111.

— Barnaŭla Societo “Esperanto” serĉas korespondemulojn por siaj diversmetiaj laboristaj partioj junkom. k. lernejaj-pioniraj rondetoj. Resp. garantiata. Adr.: Barnaul, Siberio “Esperanto”.

— La Barnaula 5-a laborlernejo, str. Mamontova, Barnaul, dez. koresp. kun lernejaroj, lernejoj, infanoj pri ĉ. temoj kĉl., interesiĝas pri radiaĵoj, desegnaĵoj, PM, PI, ktp.

— La esp. grupo ĉe “Promsojuz” (industria sindikato) serĉas konstantajn korespantojn en ĉ. l. pri ĉ. temoj, precipe pri junul. movado. Certe resp. Adr.: Barnaul, Siberio, Gogolstr. “Promsojuz”.

— Grupo de metalistoj dez. konstante kaj serioze koresp. pri lab. kaj prof. temoj kun samfakanoj k. a. lab. grupoj kaj individuoj. La grupo ankaŭ koresp. pri parti- junulvirin-movadoj. Adr.: Barnaul, Siberio, “Sojuz Metalistov” por Esperanto.

— Grupo de esp. kudristoj dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. kaj garantias tujan kaj akuratan respondon. Interŝ. L, PK, kĉl. kun samfakanoj k. a. pri lab.-junul.- kaj proletaj demandoj. Adr.: Barnaul, Siberio, str. Gogolevska, “Zavkom Ŝvejnikov” al Esp.

— Esp. grupo ĉe la lernejo “Komintern” 1-a kaj 6-a laborlernejo dez. daŭre kaj konstante interŝ. pentraĵojn, PM, PI, L, kun ĉiul. gelernantoj pri ĉ. t. Resp. garantiata. Precipe kun junul- kaj infanmovadoj. Adr.: Barnaul, Siberio, lernejo “Komintern” Esp.

SAT-anoj ne pruntedonu vian Jarlibron al kiu ajn. Ĉiam postulu, ke servopetanto montru sian membro-karton. Gardu vin kontraŭ profitemuloj kaj parazitoj!

Gefervojistaro tutmonda! Fervoja laborista klubo dez. koresp. kĉl. L, PI, PK, pri kluba laboro, vivo k. laboro de gefervojistaro, tekniko, profunuiĝa k. komjunula movado, IRH k. a. sociaj demandoj. Nepran resp. garantias SAT-ano 5583, B. Jeleznjakov. Skribu multnombre! Adr.: USSR, Samara, Lva Tolstogo, 94, Pravlenije jel.-dor. Kluba imeni Revolucii 1905 g.

ATENTU SAT-ANOJ!

Proletaj geesperantistoj ĉiulandaj! Okaze de l’ inaŭguro de nia grupstandardo la kvaran de marto ni petas vin, se eble, ĉeestu aŭ almenaŭ sendu salutleterojn. Malatentu la landlimojn, ĉar ni ja estas sennaciuloj! Helpu al ni, antaŭenigi la movadon ankaŭ en nia urbo, por ke ĝi kresku! Ni ja volas montri al la laboristaj organizoj la valoron kaj la taŭgecon de l’ internacia lingvo esperanto.

La SAT-anoj de la esperanta grupo: “Ni estu fratoj!” Nowawes ap. Berlin (Germanio)

ALVOKO!

K-doj el Anglujo, Francujo, Italujo, USSR k. Usono sendu al mi salajrtarifon de ledaĵlaboristoj aŭ de simila fako de via lando. La germ. mastroj diras, ke la eksporto de germ. ledaĵoj estas neebla pro tro alta salajro!!? Mi estas certa, ke alie oni ne laboras por 0,97 kaj virinoj por 0,65 mk. g. — Skribu al: K-do Münz, Leipziger Strasse 58, Berlin SW 19 (Germanio)

Kun granda ĝojo mi anoncas la naskiĝon de tria filineto, nomata:

EVA-MARIA

Kamarado Reinhold Scheibler (9367) Wurgwitz-Dresden “vilao Espero” 13. I. 1928.

ENHAVO:

Laboro de misiistoj en Afriko kaj la rezulto! . . . . . . . . . pĝ. 139 El Jugoslavio . . . . . . . . „ 140 Interpastra milito . . . . . . „ 140 Faktoj kaj komentoj . . . . . „ 141 Kial mi eksiĝis el la eklezio . . „ 141 Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo . . . . . . . . „ 141 Kelkaj tagoj el mia vivo . . . . „ 142 Mia buĝeto . . . . . . . . . „ 142 Impresoj pri Sovetio . . . . . . „ 143 Tra Esperantio . . . . . . . . „ 144 Korespondado, anoncoj . . . . „ 145—46

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

N-ro 175, 9-a de februaro 1928

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

4-a Jaro. N-o 175 — APERAS SEMAJNE — 9. Februaro 1928

[BILDO p.1 | 44,2,56,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, super la titolo.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

RELIGIA MORALO

Mensogi estas malmorale, ĉu ne? — Do, rakontante al infanoj aferojn, je kiuj mem oni ne kredas — ekzemple pri religio — oni plenkonscie mensogas. Sed, rakontante al infanoj aferojn malprudentajn kaj pro religia timo malpermesante al ili demandi la kialojn, oni edukas kredmaŝinojn pretajn, kiuj aprobos ĉion, kion postulas de ili ŝtato kaj eklezio. Ĉar infano punita pro nekapableco percepti dogman sensencaĵon, certe evitas demandi, nekomprenante la natursciencan lecionon.

Dum la eklezia kunveno en Basel (Svisio), en la jaro 1439, la Franciskanoj sukcesis trudi al la kunvenintaro sian dogmon, ke la virga koncepto de Mario estu: “Pia dogmo, konforme al eklezia kulto, al katolika kredemo, al sana (?!) prudento kaj al sankta skribo”.

Tamen ĉi-decido tiutempe ne jam povis atingi laŭleĝan konfirmon; ĉar la Dominikanoj, — la popolo nomis ilin vulgare nur: “domini-canes” = hundoj de la sinjoro, — la plej fervoraj persekutantoj de la herezuloj, kontraŭis ĉi-decidon kaj ĉar la papoj ne jam kuraĝis intermalpaciĝi kun ĉi tiuj piaj spionoj. Intertempe la Jezuitoj kaj Franciskanoj komencis la sekretan intrigadon ĉe ĉiuj katolikaj kortegoj, kiuj kaŭze de tio petis la papon, oficiale konfirmi la virgan koncepton de Mario. Singardeme la papo Gregoro XV-a respondis al Filipo III-a de Hispanio: “ke la eterna saĝeco ne jam estas senvualigita al li la kernon de la sekreto”. — Pius IX-a kunvokigis en la jaro 1854 la episkopojn en la vatikanon. La 8-an de decembro tie en la Petro-preĝejo estis prezentita al la kredemularo tre bone aranĝita spektaklo. Ornamita per triobla krono la papo suriris la tronon, antaŭenpaŝis la dekano de la sankta kolegio kaj petegis en la nomo de la tuta kristanaro dian verdikton pri la koncerna temo. Respondis la papo, ke li unue devus voki la sanktan spiriton, por povi esti kapabla permesi tiun peton. Do, estis citita la sankta di-spirito kaj jus kiam la “Veni Creator” estis kantita, la spiritcitado tiom efikis, ke la papo tuj povis prelegi la jam skribitan verdikton. La dogmo diras: “La sankta virgulino Mario de la unua momento de sia koncepto per la unika favoro kaj privilegio de la Ĉiopova kaj konsiderante la meritojn de Jezuo Kristo, la savanto de la homaro, estas liberigita kaj gardita kontraŭ ĉiuj heredpekoj”. Ĉi tiu dogmo estas senvualigita de dio mem kaj pro tio devas esti kredata de ĉiuj kredemuloj firme kaj konstante.

Devas esti kredata firme kaj konstante. Kiu ne faras tion, estas herezulo kaj pagu — kelke da SAT-akcioj. Sed infanoj devas ĝin kredi, ĉu helpe de bastono ĉu sen tiu.

En tia marĉo da prudento kripligita, kompreneble ĉia absurdaĵo povas prosperi.

Sed, ke oni ne kredu, ke la papo eble estas erarinta, oni oficialigis en la jaro 1870, do, meze en la civilizita 19-a jarcento, la senerarecon de la papo. Jam pli frue aliaj arogantaj papoj sin deklaris seneraraj kaj “alia dio surtera”, kiu same ne eblas erari kiel la alia dio enĉiela. Pro tio la papo estis senerara en siaj “Ex-Kathedra”-eldiroj pro papa rajtigo.

La 13-an de julio 1870 okazis la voĉdono de la ĉefepiskopa kunsido en Romo. La 18-an de julio la dekreto estis oficiale publikigita en la Petropreĝejo en Romo per la koncernaj ceremonioj. Por tiu celo la papo speciale estis aranĝinta por si pompan tronon antaŭ la orienta fenestro. Tie sidis la anstataŭanto de la malriĉa migremulo nazarena, ĝispiede envolvita en multekostaj juvelaĵoj, ke ili per la reflekto de la sunradioj briligu lian ĉielecon. Lin ĉirkaŭis kardinaloj, patriarkoj kaj episkopoj en ne malpli pompaj vestaĵoj, kiuj ankoraŭ ĉiam efikas je la amasoj.

Nur la leviĝanta suno ne kontentigis sian “sanktecon” kaj ĝi tute ne ekbriligis la fajron de la diamantoj kaj rubenoj, kvankam la papo jam frumatene okupis la orientan fenestron. La nebuloza mateno eĉ pli malheligis, ne estis eble, krei brilegantan diobelegecon. Ja, eĉ ne kapablis legi la “eta dio” ĉe la taglumo kaj li devis sendi iun por alportigi kandelojn; sed ĉar la vantulo eĉ ne povis legi ĉe kandela lumo, li komisiis kardinalon je tio. Tiu ankoraŭ ne multe estis leginta, kiam el la inkonigra ĉielo ekfulmis brilega fulmo kaj aŭdiĝis konsterniga tondro en la nigrega mallumeco, ke la kardinalo timigite interrompis la legadon kaj alia kardinalo tremante ekleviĝis kriante: “Tio estas dia voĉo, kiu parolas per la tondro de Sinaj!”

Per tio la dekoro estis konservita, se ankaŭ aliel kiel estis intencite. Sed depost la malsukcesinta opereto la papo estas senerara. Oni ĉi-lande imagas al si, ke ĉiujn etikajn kaj spiritajn bonecojn oni dankas al la kristaneco. Hospitaloj, ne nur por homoj, sed eĉ por bestoj, jam ekzistis en Hindio, antaŭ ol la nova testamento estis furioziginta la homon. Nervsanigejoj jam ekzistis antaŭ Mozeo, se estas permesate fiksi la tempon per uzo de mitaj figuroj.

— paĝo 2 —

148 — SENNACIULO

La giganta fama biblioteko en Aleksandrio estis idolana verko kaj se ĝi ne estus forbruligita, hodiaŭ oni hontus, publike sin deklari ano de la kristaneco. Dum la Maŭroj en Hispanio instruis laŭ globoj geografion, la eklezio persekutis ankoraŭ la proklamantojn de la nuntempe sola percepto, ke la tero estas ronda globo. La kristaneco nur ĉiam konis reakcion, malhelpadon de la progreso, de la sciencaj rekonoj; dum jarcentoj ĝi nur okupiĝis pri la detruo de la spiritaj valoraĵoj de aliaj popoloj kaj rasoj.

Paperon, tipografion, skribon kaj multajn aliajn aferojn, ni dankas al la ĉinoj, hindoj, araboj, antikvaj egiptoj kaj babilonoj. Do la eklezio ĉion ĉi misuzis. Nenian uzeblan scion, nenian liberigan faron alportis la kristaneco. Nur kondamnado kaj stultigo estas la verkoj de la kristaneco. Reviviĝon, ĉieliron ili havas spite al la gravitado kaj mondpercepto, inferajn punojn kaj aliajn terurajojn. La kristaneco frenezigis pli da homoj, ol ĝi kapablis konstrui da frenezulejoj. Oni devigu kritiki orientulon pri la kristanaj nacioj: li certe timigite-malestime elmontros al ni, kian frenezulejon Eŭropo reprezentas en la okuloj de homo ĝuanta sanan menson. Nur vanteca imago kaj fiereco ne lasas vidi al ni, kiom ridindaj ni estas por aliaj rasoj — pli ridindaj, ol ŝajnis al ni iam ajn ĉinoj aŭ kafroj.

Ĉu la “feliĉiga evangelio”, la subtenanta kolono de la kapitalismo, iam jam alportis al la popoloj en ia ajn afero ion utilan? Ĉu ekzistis antaŭe pli da malsanuloj, pli da ekspluatitoj, pli da mizeruloj, pli da forlasitoj, kiuj devis mortmalsati? Ĉu antaŭ la kristaneca epoko ekzistis pli da malsatantaj publikulinoj, ĉu pli da senskrupulaj monĉasantoj, ĉu pli da malzorgitaj infanoj kaj ĉu pli da friponoj ol en niaj milionurboj kun dekduoj da preĝejoj? —

Ĉu la sklavo en la antikva Romo aŭ Grekio ne estis gardita kaj sekurita, dum la hodiaŭa sklavo, la proleto, estas elliverata al la sorto senindulga? — Tre karakterize estas, ke ne nur bibliaj tekstoj estis menciitaj kiel pruviloj por la praveco de la sklavigado, sed ke la unua ŝipo, kiu fornaĝis de la angla bordo sub ordono de sinjoro John Hawkins, por aĉeti en Afriko “nigran eburon”, t. e. nigrajn sklavojn por Okcidenta Hindio, portis ĝuste kiel nomon: “Jezuo”.

La bigota, piaĉa hispana registaro dum la daŭro de du jarcentoj estis kontraktinta pli ol dek liverintertraktatoj rilate al la vendado de pli ol kvin milionoj da sklavoj en la nomo de la “sankta triunuo”. Rezulte, el tio ĝi enkasis pli ol kvindekmil funtojn da imposto.

Sed tamen: Tiuj sklavoj kostis al la posedantoj monon kaj pro tio, kvazaŭ havaĵo, estis bone nutritaj kaj kontraŭ malsaniĝoj garditaj. Do, kiu hodiaŭ interesiĝas pri modernaj sklavoj, kiuj vivaĉas en malsanigaj domaĉoj kaj keloj, kiuj mizeras pro malsato kaj malpuraĵo kaj kiuj nur ĉiam devas naskadi naskigadi, nur, por ke la laborfortoj ne malpliiĝu, sed ĉiam restu troaj kaj malmultekostaj? Ĉiarimede oni helpas, por ke unu la alian mortigu pro panpeco aŭ minimume forpuŝu, kaj por ke la riĉuloj ankoraŭ pli povu elsuĉi ilin.

La porko posedas sian akvujon kaj manĝujon; nur la homo devigata oferi sian laborforton, tute estas senŝirma kaj ekster la juro. Li ne rajtas vivi, li rajtas mortmalsati kaj neniu pro tio estas akuzata aŭ vokata antaŭ la juĝistaro.

Kaj tion oni nomas “dionplaĉan ordon”. —

Kiam la kristanaj bandoj estis forpelintaj la Maŭrojn alte-civilizitajn el Hispanio — depost tiu tempo forvelkis la alta kulturo de ĉi-lando — ili trovis inter aliaj aĵoj ankaŭ astronomian observejon en Sevilla. Ĉar la cerbaĉoj de frenezuloj ne estis rutinitaj por scii, kiamaniere utiligi tiajn komplikitajn instrumentojn, oni simple aliigis la observejon en — ne ridu — preĝeja sonorileja turo. — Kaj tiamaniere oni tute kristaneckarakterize servis al la scienco.

Otto Wolfgang. El “Atheist”, kajero 5-a, majo 1926. esperantigis: Robert E. Bitjer.

EL ESTONIO

La vivo de Laboristaro en Türi kaj ĉirkaŭaĵo

Baldaŭ jubileos la registaro de Estonio la 10-an datrevenon de la respubliko. Kion oni povos konstati je tiu dato, ĉu progreson? Tion certigas la burĝaro ĉiutage. Sed tion oni povas neniel konstati, ĉar la vivo parolas alian lingvon. Necesas nur ekrigardi la ruinaĵojn de la fabrikoj, kiuj ripozas en sia mortdormo kaj kiujn la “tempodento” laŭ sia volo mordadas. (“Dvigatel”, “Putri tehased”, “Ilmarine” kaj aliaj pli malgrandaj —). Ĉi tiuj fabrikoj ne funkcias pro tio, ke mankas merkato.

La paperindustrio pli-malpli funkcias, ĉar ĝi havas la merkaton precipe en Sovetio.

En Türi estas paperfabriko, kie laboras proksimume 400 laboristoj.

La 1-an de novembro ekaperis ĉe la pordego de la fabriko afiŝo, ke la 15-an de novembro estos maldungataj 104 laboristoj! Tio — laŭ la burĝoj — estas leĝe kaj ĝentile farita: Nur du semajnojn antaŭ la maldungo estas anoncite, kaj — ĉio estas en ordo! Ĉiu laboristo devas nun serĉi por si novan laborlokon. Sed alia demando: — Ĉu ekzistas laboro? Bedaŭrinde nenie ĝi ekzistas.

Maldungotaj laboristoj rigardas en la vintron kaj vidas la minacantan mizeron, malsaton kaj malvarmon. Ĝis nun oni povis iel nutri sin kaj la familio per la mizera salajro, sed nun…

La meza salajro estas en la paperfabriko 140 mk.¹) tage. Kiu havas familion ricevas, krom la salajro, subvencion de la fabriko, por edzino 25 mk., por ĉiu neplenaĝa infano 15 mk., sed nur por tri infanoj kaj nur por tiuj tagoj, kiam laboristo laboris. La necesaj manĝaĵoj kostas jene: 400 gramojn da pano 8 mk., 400 gramojn da porkaĵo 45 mk., da butero 90—100 mk. kaj plu, 1¹/₄ litroj da lakto 16 mk. Plej malmultekosta somera vestaĵo kostas 4000 mk.

La maldungigon la administracio de fabriko motivigas per manko de laboro kaj per manko de merkato por papero.

En la ĉirkaŭaĵo estas aliaj malbonaĵoj. Tie laboristoj neniam vivis normale; ili tie ĉiam vegetis.

Sed nun trafados laboristojn alia malfeliĉo: nepagado de salajroj! Tiu nepago de salajroj jam fariĝis tradicia fakto. La juĝejoj traktas tion supraĵe. Sed kiam postulas iu banko aŭ riĉulo sian pruntedonon, tiam verdiktas la juĝisto laŭleĝe!

H. P.

¹) dolaro = 375 mk. est.

[REKLAMO p.2] Ĉu jam troviĝas en via esperanta libraro la unika verko, kiu ebligas komprenon de la homaj problemoj kaj historio, la unua proleta atlaso? Se ne, havigu al vi ĉi belan instruan verkon. MALGRANDA TERBIBLIO originale verkita en esperanto de Prof. D-ro FERD. SZERENYI. ENHAVO: 11 grandaj landkartoj kaj multaj skemoj kun klariga kunteksto sur bonega papero. Form.: 26×36 cm. Prezo: 1,80 g. m. Havebla ĉe la Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig-0-27 (Germanio)

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 149

Indiĝenaj moroj en Angola

(Portugala okcidenta Afriko) (Daŭrigo unua)

LA “KIMBANDA” — EKSPERTO-MEDICINISTO

Ni jam sciiĝis, per antaŭa artikolo, kiamaniere la “kimbanda” plenumas sian plej gravan, almenaŭ sian plej oftan taskon: la “kuracadon” de siaj samgentuloj, ĉu per aplikado de determinataj plantoj, aŭ per uzado de primitivaj aŭ superstiĉaj rimedoj.

La indiĝenoj konsideras lin, kaj plej ofte li ankaŭ sin mem, kvazaŭ supera estaĵo ĉionscianta kaj neniam trompanta sin.

Bedaŭrinde tro ofte (kaj tio okazas ne nur ĉe negraj, sed ankaŭ ĉe l’ plej blankaj kuracistoj) la malsanulo mortas. (Kiom ofte pro la rimedoj!)

La simplanima negro kredas, ke la morto ĉiam estas kaŭzata de fetiĉaĵo, de sorĉaĵo, per kiu aliulo celtrafis la mortinton, ĉu pro malbono, pro envio, aŭ pro ia alia kialo. Kompreneble, la “kimbanda” ankaŭ tion kredas aŭ simple kredigas.

La malsanulo mortis malgraŭ aŭ sen liaj zorgoj. Do, enmiksiĝis fetiĉo. Li ne sukcesis ĝin malkovri, sed li plencerte “sukcesas” malkovri la sorĉiginton.

Tiamaniere li almenaŭ iel kompensas la malsukceson de siaj kuracmetodoj kaj samtempe plenumas “justigan” rolon, ĉar, laŭ la indiĝenaj kodoj, la sorĉado estas punenda krimo.

Jen tamen per kia stulteca maniero li faras tion:

Kiam la kadavro jam kuŝas en la “tipója”¹) la “kimbanda” demandas al la mortinto, kiu enfetiĉigis lin. La du kondukistoj tuj ekmoviĝas kaj kvazaŭ trenataj de la mortinto marŝas ĝis iu ajn (aŭ antaŭe celita) kabano, kies loĝanto estas tiam konsiderata, kiel la krimulo. La “kimbanda” lin nepardoneble kondamnas pagi monpunon, kioman postulos la familio de l’ mortinto, aŭ ĝi estas fiksata laŭ la kutimo. Nur post tia “jurceremonio” la enterigo okazas.

Tiu kutimo estas ĝenerala ĉe ĉiuj indiĝenoj; nur la puno estas malsama laŭgente.

Ĉe iuj, la akuzito pro “mortiga fetiĉo” estis kondamnita fordoni al la familio de la mortinto ĉiujn siajn nevojn, aŭ, se li ne havis, determinatan nombron da sklavoj, por esti vendataj aŭ … manĝataj, se aĉetanto malestis. Ĉe aliaj la malfeliĉulo montrata, kiel krimulo, estis ankaŭ mortigata kaj, se ĉi-kondamno atingis edziniĝintan virinon, la edzon oni ankaŭ devigis fordoni unu sklavon kaj unu porkon.

¹) Kondukilo por personoj konsistanta el felo aŭ forta drapopeco, per du randoj pendanta el longa stango, kiu estas portata de du personoj sur la ŝultroj.

Nuntempe, verŝajne, tiuj barbaraj kutimoj estingiĝis, aŭ estas nur tre malofaj: la imagata krimulo estas nun kondamnata fordoni kelkajn bovojn aŭ porkojn, aŭ kelkajn metrojn da drapo.

Ĉe la indiĝena tribunalo, la rolo de la “kimbanda” estas ankaŭ tre grava, ĉar li juĝas superinstance, li tranĉas la gordian nodon de la aferoj.

Kurioza estas la indiĝena tribunalo:

La juĝado estas publika kaj okazas en la “libata”¹) de la akuzito. Ĝenerale ĉeestas ĉiuj loĝantoj de la “sanzala”²) kaj de la proksimaj ceteraj “sanzala”-j, kiam la afero estas pli grava. Ili tamen ne enmiksiĝas je la diskutado kaj ne fajfas aŭ laŭtkrias, kiam la atestantoj sin kontraŭdiras, aŭ la partioj (akuzato aŭ akuzanto) sin montras falsdeklarintaj. Antaŭ la tribunalo la plendanto rajtas nur formuli sian plendon kaj la akuzato prezenti sian defendon. Ili ambaŭ estas subtenataj de “advokatoj”, kiom ajn ili volas. Nur dank’ al ĉi-lastaj la debatoj fariĝas viglaj.

La prezidadon de la tribunalo plenumas la “soba”³) helpata de la konsilantaro de “Makota”-j aŭ “kilamba”-j⁴).

La aferoj plej ofte juĝesplorataj de l’ tribunalo estas adulto, fetiĉaĵo, ŝtelo, ŝuldoj kaj kalumnioj. La krimoj plej grave punindaj estas ŝtelo kaj sorĉagoj. Tamen la ŝtelo nur estas punata, kiam la ofendita persono devenas el la sama “soba”-regno, kiel la ŝtelisto. La ŝtelo al fremdulo estas nepunenda.

La juĝesploro en la tribunalo daŭras dum tagoj, semajnoj kaj eĉ monatoj kaj finfine la venkita partio estas kondamnata pagi la punon deciditan kaj la “kostojn” por la “soba” kaj “kilamba”-j.

Se la venkita partio ne konformiĝas al la decido, ĝi tamen rajtas apelacii al la tribunalo de l’ “kimbanda”, kiu decidas lastinstance. La “kimbanda”, tiacele alvokata, iras al la koncerna “sanzala”, aranĝas “kubata”-n⁵) ekstere, meze de la kampo, kaj tie, ludante la “puita”-n kaj la “batuk”-ojn⁶) alvokas la popolon por la rea juĝado. Je ĉi-ties fino la “kimbanda” decidas jenamaniere: El monujforma saketo ŝafidfela portanta du dividojn, li ĉerpas po unu plenkulero de du apartaj polvoj similaspektaj, ĵetas ilin en apartajn kruĉetojn enhavantaj akvon kaj senelekte transdonas la du miksaĵojn por trinki, unu al la plendinto kaj la ceteran al la akuzito. Unu el tiuj polvoj estas neofendiga; la alia estas “gundu-gundu” (speco el manihoto), tre aktiva veneno. Tiu, kiu trinkis la venenon “estas la krimulo”.

Nuntempe oni tuj igas lin trinki la antidoton (kontraŭvenenon) kaj li estas kondamnata pagi la fiksatan punon, ĝenerale per mono aŭ brutaro; antaŭe oni lasis, ke li mortu kaj lia familio estis sklavigita.

Pli-malpli same, kiel ĉi-supre, la “kimbanda” agas ĉe ĉiuj indiĝenaj gentoj de Angola.

J. P. Barreira.

¹) Kabanaro kaj grundo de unusola persono aŭ familio. (= Bieno.) ²) Indiĝena vilaĝo. Aro de “libata”-j. ³) Indiĝena reĝo, de kiu dependas unu aŭ pluraj sanzala”-j, kelkafoje eĉ tuta gento. ⁴) Ministroj kaj asesoroj de “soba”. ⁵) Kabano. Indiĝena domaĉo konstruita per stangoj kovrataj de pajlo. ⁶) Tamburspecaj bruaj muzikiloj.

★

La polico de Dio

Anton Krenn, liberpensa lekcianto, antaŭe katolika pastro, estis kondamnita la 1-an de julio en la jaro 1927 ĉe la juĝejo en Innsbruck (Tirolio, Aŭstrio) al peza punlaboro en malliberejo por

[BILDO p.3 | 62,36,92,64] Portreta foto de viro kun okulvitroj, en malhela kostumo kun kravato (Anton Krenn).

unu monato pro sia lekcio, kiun li faris en jaro 1926. La jenaj frazoj de lia parolado estis fatalaj por li: “Kie estas la justa dio? Kie estas la kompatema dio? Estas tarifo por mesoj, baptoj, edziĝoj, funebraj solenoj. La plej sankta afero estas impostata. La eklezio faras profiton el ĉio, kion ĝi instruas. Ne dio kreis la homojn, sed la homoj kreis dion. La religio estas knuto por la popolo, kaj la pastraro estas la polico.” Pro tiaj diroj Krenn estis punita. Se la afero ne estus tiel serioza, oni povus ridi. Rea pruvo, ke la juro estas fidela servanto de la eklezio.

SENNACIULO estas malpermesita en Bulgario, Italio, Hungario, Litovio, Rumanio. En kelkaj aliaj landoj estas iom danĝere aboni ĝin.

Ĉu la K-doj el la “liberaj” landoj ne forte konscios sian devon? Urĝas kompensi tiun domaĝon per senlaca varbado de novaj abonantoj.

— paĝo 4 —

150 — SENNACIULO

KIEL NI FESTIS NIAN JUBILEON

La 15-an de decembro nia ĵurnalo “Ruĝarmeana Vero” festis sian jubileon pro apero de la 2000-a numero de nia ĵurnalo.

Al tiu-ĉi tago la redakcio ricevis pli ol 100 diversajn salutleterojn: de ruĝarmeaj taĉmentoj, de ruĝ-armeanojkorespondantoj kaj redakcioj de murgazetoj, de 12 ruĝarmeaj kaj 6 laboristaj presgazetoj, de Vic-Popolkomisaro por Ruĝarmeo K-do Unŝlift, de Centra Komitato de Blankrusia Kompartio ktp. Ankaŭ nin ne forgesis niaj eksterlandaj fratoj: per esperanto ni ricevis salutleterojn de ruĝfrontbatalantoj de Okcident-Saksio (Leipzig) kaj de redakcioj: “Rote Fahne” (Wien, Aŭstrio), “Roter Soldat” (Wien), “Väst-Svenska Kurieren” (Göteborg, Svedio) kaj “Sächsische Arbeiter-Zeitung” (Leipzig).

La jubilea numero de la ĵurnalo aperis duoble pli granda: 8 paĝoj anstataŭ la kutimaj 4 paĝoj (eksterlandajn K-dojn ne mirigu nia sovetia sistemo havi malgrandajn malmultpaĝajn ĵurnalojn).

La 15-an de decembro vespere en Smolenska Domo de Ruĝa Armeo okazis solena jubilea kunveno de loka garnizono, kiun ĉeestis pli ol 500 ruĝarmeanoj. Al ĉiu ĉeestanto la redakcio donacis senpage po 1 ekzemplero de la jubilea numero.

Post raporto kaj salutparoladoj Vic-estro de la Blankrusia Militregiono donacis honorajn poŝhorloĝojn kun salutsurskribo al la plej malnovaj laborantoj de la gazeto: kunlaborantoj de redakcio K-doj Krasnopolskij kaj Nikolskii (ambaŭ SAT-anoj), kompostistoj K-doj Nikifirov kaj Morozov, ekspedanto K-do Moŝĉerjakov kaj maŝinskribistino K-dino Sobenevskaja. Poste okazis lumbildgazeto kaj kinoprezentado.

La 16-an okazis kamaradeca vespero, vespermanĝo kaj orkestro-ludado, kiun partoprenis ĉ. 100 Ĝek-doj. Denove sekvis paroladoj, salutoj…

Jen kion ekzemple diris unu el la ruĝarmeanoj (ĝenerale salutis 12 ruĝarmeanoj) en la nomo de 11 000 ruĝarmeanojkorespondantoj, skribantaj en nia militregiono:

— “Ruĝarmeana Vero” estas la plej ŝatata de ni ĵurnalo. En ĝi ni trovas ĉion, kio interesas kaj allogas la ruĝarmeanojn. De la unua horo ĝis la lasta, kiam ni troviĝas en Ruĝarmeo, “Ruĝarmeana Vero” estas nia amiko kaj helpanto, instruisto de militarto kaj politika gvidanto.

Kaj responde laboristoj kaj kunlaborantoj de la ĵurnalo unuvoĉe akceptis rezolucion, en kiu ili solene promesas:

— “Novaj miloj da ekzempleroj de nia ĵurnalo estos la kugloj, per kiuj ni trapafos la koron de mondkapitalismo, kaj brikoj por konstruo de forta laborista armeo.

Smolensk, Sovetio. — RO—NO.

TAGO EL MIA VIVO

Mi estas kamparanino, 23-jara, loĝanta en kolonio Dolinskaja apud la granda samnoma fervoja stacio en Ukrainio. Ĉirkaŭe tra centoj da kilometroj etendiĝas senfina ebena huma stepo. Nek arbareton, nek rivereton vi trovos sur tiu ĉi ebenaĵo, kiu tamen per siaj abundaj rikoltoj de tritiko nutras ne nur lokan loĝantaron, sed preskaŭ la duonon de Sovetio.

[BILDO p.4 | 64,17,79,37] Ovala portreta foto de juna virino kun malhelaj haroj kaj hela kolumo.

Kaj en tiu ĉi loko, nenien forveturante, mi pasigis tutan mian vivon en mia familio, kiu konsistas el maljuna patro, patrino kaj 13-jara frato. Venis julio — la tempo de la plej intensa laboro sur kamparo, kies rezultojn ni utiligos dum la vintro.

Jam je la 4-a matene, rapide ellitiĝinte, mi tuj kuras la korton por nutri kaj trinkigi la ĉevalojn kaj prepari ĉion necesan por la dumtaga laboro.

Kaj jen la patro kaj mi forveturas la kamparon por resti tie ĝis la vespero. Estas facile kaj ĝoje labori sur kamparo dum fruaj matenaj horoj, kiam freŝiganta venteto karesas la bruston de la tero kaj en la koro disfloras revoj. La laboro daŭras ĝis la naŭa, poste mallonga interrompo — matenmanĝo, kaj denove laboro ĝis la tagmezo.

Post la tagmanĝo la laboro fariĝas

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

(Daŭrigo dekkvina)

Dum la daŭro de kelkaj jarcentoj, Romo malrapide sed konstante plilarĝigis sian agadkampon; ĝi trudis sian regadon al senĉese pligrandiĝanta nombro da popoloj; ĝi ankaŭ konstruadis vojojn, pontojn, akvokondukilojn. La komunikoj inter la diversaj konkeritaj popoloj fariĝis pli regulaj kaj pli oftaj. Ĉesis la militoj inter la civitoj. Grandskala komercado mara kaj tera kreiĝis kaj interligis okcidenton kaj orienton…

La unuaj Sennacianoj

La ekonomia neceseco postulis tian senĉesan plilarĝiĝon kaj Romo estis helpata en tio per la fakto, ke en la civitoj de Grekio kaj Italio la bataloj inter la klasoj iom post iom detruis la hejman patriotismon. La malnovaj religiaj kredoj konstante perdis influon. La hejmaj dioj ne plu estis adorataj kun la sama fervoro kiel dum la primitiva epoko. Pro kutimo oni ja daŭrigis kulti al tiuj malnoviĝintaj diaĵoj, sed vera kredo forestis. Laŭgrade kiel plilarĝiĝis kaj oftiĝis la rilatoj inter la diversaj popoloj, foriĝis la malnova ideologio. Vera revolucio intelekta okazis. Filozofio aperis kaj enkondukis la arton rezonadi racie. Kelkaj spiritoj konceptis la ideon pri ekzisto de nur unu sola dio. Eĉ la materialismo havis tiuepoke adeptojn en la persono de Demokrito, de Epikuro, de Lukrecio kaj de aliaj malpli famaj pensuloj.

Tiu idea aliiĝo okazis unue en Grekio. Tie la indiferenteco pri patriotismo estis jam sufiĉe disvastiĝinta, kiam envenis la romanoj. Unue Pitagoro malatentis la civitan religion kaj havis pli malpli klaran ideon pri iu dio-reganto de la universo. Anaksagoro ne plenumis siajn civitajn devojn kaj rifuzis akcepti oficialajn postenojn. Pro tio la ateneanoj kondamnis lin je morto.

Poste la sofistoj aŭ retoroj, inter kiuj la plej famaj estis Protagoro, Gorgo kaj Prodiko el Keoso, senkompate batalis kontraŭ la antaŭjuĝoj. Ili sentime esploris kaj kritikis la leĝojn, kiuj regis ankoraŭ la familion kaj la ŝtaton. Oni akuzis ilin pri senmoraleco kaj senpatriotismo. Verdire ili ne havis difinitan doktrinon kaj celis ĉefe instrui la arton rezonadi logike; ili direktis la saĝojn de sia spriteco kaj elokventeco kontraŭ la tradicion. Vane la ateneanoj forpelis Protagoron kaj bruligis liajn skribaĵojn; la instruado de la sofistoj estis multefika. Forfalis la malnovaj kredoj kaj estiĝis liberpensado.

Sokrato ankaŭ malakceptis la tradiciajn leĝojn kaj argumentis, ke la kondutreguloj estas gravuritaj en la konscienco de l’ homo. Li instruis, ke la principo de la devo kuŝas en la animo de l’ homo. Kvankam li daŭrigis ĉeesti la religiajn festojn kaj partoprenis la oferojn, li tamen estis akuzita pri senreligieco kaj kondamnita trinki cikuton. Li do pereis pro siaj atakoj kontraŭ la malnova tradicio. Tamen venkis la novaj ideoj. La greka socio ĉiam pliliberiĝis el la malnovaj kredoj kaj institucioj.

Post la morto de Sokrato, la filozofoj tute libere diskutadis pri la principoj kaj reguloj de la homa socio. Plato proklamis, kiel la sofistoj kaj Sokrato, ke la reguloj de moralo kaj politiko kuŝas en la racio, ke la tradicio estas nenio kaj ke la leĝoj estas justaj nur se ili estas raciaj. Aristotelo pli precize diris: “La leĝo, ĝi estas la racio”. Li malkonfesis la religian originon de la homa socio kaj instruis, ke la ŝtato devas esti asocio de egaluloj, kiuj celas senpenan kaj feliĉan ekzistadon.

Kaj fine la cinikula skolo malkonfesis ĉian patrion. Diogeno sin gloris pro tio,

— paĝo 5 —

SENNACIULO 151

jam pli laciga. Varmega julia suno bruligas nin senkompate, turmentas la soifo kaj abunda ŝvito fluetas tra la korpo. Malestas lageto aŭ ia alia akvejo, en kiu oni povus sin freŝigi. Sed jen alproksimiĝas krepusko kaj ni revenas hejmen. Eble, la leganto ekpensos, ke mia labortago jam finiĝis. Tute ne. Mi havas ankoraŭ sufiĉe da devoj. Jen oni devas kuri al partia kunsido aŭ al virina organizo, jen partopreni komjunularan kunvenon, viziti “la domon de kamparanoj.” Kun ĉi domo estas kunligitaj miaj plej agrablaj rememoroj. Dum la vintro de l’jaro 1925/26 mi partoprenis tie esperantistan rondeton kaj finis la kurson de esperanto. De tiu tempo mi legas “S-ulon” kaj tiamaniere mi estas altirita al internacia laborista movado kaj havas eblecon senpere konatiĝi kun la vivo de miaj alilandaj Gek-doj. Kun kelkaj el ili mi starigis eĉ pli proksimajn kamaradecajn interrilatojn per korespondado.

En la domo de kamparano krom la esperantista ekzistas ankaŭ kelkaj aliaj rondetoj: kooperativa, pafada, flora, dram-amatora, ktp.

Nuntempe mi vizitas la pafadan rondeton, en kiu la okupoj okazas ĉiudimanĉe, kaj dram-amatoran rondeton, sed partopreni je spektakloj pro manko da libera tempo dum somero, mi povas tre malofte. Kiam la vespero estas tute libera, kunvenas kelkaj geamikoj ĉe mi kaj kune ni iras promeni sur bulvardon apud fervoja stacio, kie ludas la muziko, aŭ vizitas la fervojan klubon, en kiu estas demonstraciataj lumbildoj.

E. Nesvitajlo (7100).

★ DIVERSAĴOJ ★

2796 parolataj lingvoj

Ni opinias, ke la plej multaj homoj ne scias, kiom da lingvoj estas parolataj en la tuta mondo. Por informi niajn K-dojn, kiom granda estas la “turo de Babelo” ni simple citu fakton per malgranda statistiko. Laŭ la geografiaj kaj etnografiaj scioj de la statistikuloj ŝancelas tiuj ciferoj, ĉar la graveco de la unuopaj idiomoj estas diverse enordigitaj. Laŭ la kalkulado, kiun oni objektive valorigas, ekzistas nun 2796 parolataj lingvoj. — La 860 ĉefaj lingvoj dividiĝas jene: Eŭropo 48, Azio 153, Afriko 118, Nord- kaj Sud-Afriko kune 424, Oceanio 117. — Ni, esperantistoj, jam solvis tiun grandan prilingvan problemon, necesas nur, ke la homoj lernu kaj uzu tiun ilon: esperanto!

Rolo.

Jam ili ridis….

Kiam en la jaro 1791 la fama fizikisto Galvani demonstris sian eltrovon, la elektran fluon, per eksperimento je ranaj femuroj, ĉiuj ĉeestantaj instruituloj ridegis dum la parolado de Galvani. Oni nomis lin de nun “Danc-instruisto por ranoj”! Same oni malpermesis al li, publike paroladi pri sia eltrovo “galvana fluo elektra”. Kiam Franklin, la inventinto de la fulm-kondukilo (fulm-ŝirmilo), paroladis pri sia inventaĵo, antaŭ granda aro de instruituloj kaj sciencistoj en London, … ĉiuj ĉeestantoj ridegis. Eĉ oni malpermesis al li, presigi sian paroladon!

En j. 1887 multaj miloj da homoj priridis ankaŭ esperanton. Ĉu nuntempe oni ankoraŭ ridas pri mondhelplingvo?! (1851.)

ke nenie li havis civitanan rajton. Krateso diris, ke lia patrio konsistis el la malŝato, kiun li havas por la opinio de ceteraj individuoj. La cinikuloj instruis, ke la homo estas civitano de la universo, ke la patrio tute ne estas la mallarĝa urblimo. Ili konsideris la civitan patriotismon kiel nepre forigendan antaŭjuĝon.

Zenono kaj liaj disĉiploj ankaŭ instruis, ke ĉiuj homoj devas sin konsideri kiel samregnanoj. Per tio, ke ili plilarĝigis la homan socion, la stoikuloj emancipis la individuon. Same kiel ili malakceptis la civitan religion, ili ankaŭ rifuzis konsenti pri ia ajn civitana servuteco. La homo ne devas esti oferata al la ŝtato. Ekzistas aliaj devoj ol tiuj al la ŝtato. Zenono proklamis, ke la homo havas per si mem dignecon, ke la pleja devo ne estas morti por la ŝtato, sed virte vivi.

Tiaj estis la ideoj en Grekio du jarcentojn a. K. La civita religio, t. e. la patriotismo estingiĝis. La ĝenerala spiritostato alcelis unuecon kaj tio klarigas kial la grekoj ne havis por Romo malamon. Male ili admiris la grandan civiton; ili starigis al ĝi templojn kiel al ia diaĵo. Urboj forgesis sian civitanan religion kaj anstataŭe adoris la diinon Romon kaj la dion Cezaron. Ĉiu homo klopodis fariĝi Roma civitano. Unuj akiris tiun rajton per mono aŭ per bonaj servoj al la imperiestro. Kiu fariĝis Roma civitano, tiu ne plu apartenis politike al sia naskiĝa urbo. Li ne plu dependis de ĝiaj leĝoj.

Post kiam deko da generacioj sopiris al la akiro de la Roma civitaneco, estis eldonata dekreto, kiu donis tiun titolon al ĉiuj liberaj homoj. Nur la sklavoj ne povis profiti je tiu privilegio. Tiam de la rivero Eŭfrato ĝis Hispanio, de Britio ĝis Sahara, ekzistis nur unu sama popolo, nur unu sola ŝtato. Ĉiuj malgrandaj patrioj iom post iom estis malaperintaj.

(Pluo sekvos.) E. Lanty.

[REKLAMO p.5] E. IZGUR — NUR VOLU! — La festo de laboro kaj paco — Unuamaja kanto de ribelo — Eldono dua, reviziita kaj ilustrita — Prezo: 0,70 mk. g. — Mendu ĉe Administracio de SAT — Rich. Lerchner, Leipzig O 27 — Colmstr. 1 (Germ.)

Por nia Distro

En elegantan Berlinan kafejon eniris laboristo en laborvestoj kaj sidiĝis ĉe tablo, kie sidas kelkaj nobeluloj. Tiuj multe indigniĝas pri la “proleto” kaj fine iu alparolis lin: “Pardonu, ni estas aristokratoj…” “Sed tio tute ne ĝenas min”, respondis serene la laboristo, “se vi dece kondutas, vi povas trankvile resti sidantaj ĉi tie!”

* * *

En buĉistvendejon, kie estis kelkaj aĉetemaj laboristoj, subite eniris oficiro kaj tuj alparolis la buĉiston: “Sinjor’ buĉisto, donu al mi tuj kvaronfunton da laborista kolbaso por mia hundo”. “Ne”, kriis unu el la laboristoj, “unue donu al mi, ĉar mi estas je la vico. Mi nur volas kvaronfunton da oficira kolbaso por mia porko!” (En Germanio aĉa speco de kolbaso estas nomata “laborista kolbaso”.)

*

Senlaboruloj interparolas:

“He, Kuĉjo, se estus vera la proverbo «tempo estas mono», kiom riĉegaj ni estus!” (3018.)

Al la Abonantoj de “Sennacieca Revuo”!

Jen bona okazo por riproĉi al la Gvidantaro de SAT. Kvankam ĝi promesis, ĉe la lasta kongreso, ke la aperado de “SR” fariĝos regula, ni tamen devas sciigi, ke la redaktoro de la scienca serio ne sukcesis liveri al la presejo la materialon por la januara n-o. Diversaj neantaŭviditaj laboroj kaj klopodoj malebligis, ke li plenumu sian redaktoran taskon.

Kaj estas al ni ankoraŭ pli riproĉinde (?), ke la karto per kiu K-do Demidjuk, sciigis, ke ni klopodu por anstataŭi lin en la pretigado de tiu kajero, perdiĝis survoje. Tro malfrue ni do eksciis flanke de nia Administranto, ke ne alvenis el Moskvo la manuskriptoj por la januara n-o de “SR”.

Tial ni bedaŭre devas informi la abonantojn — ke la venonta scienca kajero estas duobla…

Al la legantoj!

Pro cirkonstancoj tute sendependaj de mia volo, ne aperas en ĉi semajna n-o de “S-ulo” la daŭrigo de mia raporto pri Sovetio. La interesiĝantoj paciencu ĝis venonta semajno, kaj dume korektu la preserarojn, kiuj svarmas¹) en la parto de miaj impresoj enpresita en n-o 172.

Paĝo 127, dua kolono, ĉapitro “Ekonomia Situacio”, linio 18, legu: Ĝi komprenebligas, kial nerevoluciuloj (anstataŭ ni revoluciuloj). — Tria kolono, salajra ŝtuparo, 11-a ŝtupo, legu: laborestroj (anstataŭ laboristoj). — Tria kolono, dua piednoto, lasta linio, legu: 225 rublojn (anstataŭ 228 rubloj). G. Salan.

¹) Pri tiu svarmado kulpa estas la aŭtoro mem, kiu skribas nelegeble. — Red.

— paĝo 6 —

152 SENNACIULO

SENNACIULA SPORTA PAĜO

Kompilanto: Ad. Wendt, Leipzig O 27, Lange Reihe 11-a (Germ.)

Vekiĝu!

Jam plurfoje ni alvokis en la linioj de nia “Sporta Paĝo” al kunlaboro en prisportaj demandoj. Certe jam estas konstateblaj kelkaj sukcesoj, tamen tiuj ne ekvilibras kun la rapideco per kiu nia ideo, dank’ al la subteno de kelkaj gvidantaj K-doj el la sportmovado, nun eniras la praktikan vivon de la laboristsporto. Ni nur atentigas pri la agado de la Socialista Sport-Internacio Laborista, kiu depost septembro regule aperigas sian presservan materialon en esperanto. Multaj K-doj jam nun en sindonema laboro utiligas al si kaj al nia SAT-movado ĉi tiun entreprenon. Rekompence SSIL nun ankaŭ aktive subtenas nian movadon per akcepto de por-esp-aj artikoloj en sia faka gazetaro. Sekve de tio en multaj landoj jam estas konstatebla vigliĝo de la intereso por nia lingvo en sportaj rondoj. El tio tamen nun ankaŭ rezultiĝas la devo, ankoraŭ pli streĉi niajn fortojn. Do ni denove alvokas: Kunlaboru al “Sporta Paĝo de S-ulo”. Sendu ankaŭ raportojn por la presservo de SSIL kaj anoncu vin kiel peranto por la vialanda gazetaro laborista. (2518.)

[BILDO p.6 | 21,29,82,58] Foto: skisaltanto en la aero super neĝa deklivo; ambaŭflanke de la saltejo vicoj da spektantoj, maldekstre ligna turo.

Skisalto ĉe vintra sportfesto de la laboristaj sportuloj en Johann-Georgenstadt (Germanio).

Sporta Frenezeco de Eŭropa Burĝaro

(El interparolo kun A. V. Lunaĉarskij).

Popolkomisaro por klerigo — A. V. Lunaĉarskij, al kiu ni turnis nin kun la peto, diri al ni siajn impresojn pri la sporto en Okcidenta Eŭropo, notas antaŭ ĉio, ke kune kun Ameriko kaj Anglio la sporto lastatempe okupis gravan lokon en la landoj de la eŭropa kontinento. La burĝa sporto emas al jenaj karakterizaj, iufoje kriplaj trajtoj: La burĝa sporto havas antaŭ ĉio akre esprimatan klasan karakteron, kiu estas diktata pro la deziro krei pli fortajn, pli rapidajn, pli energiajn kaj pli scipovajn homojn por venonta socia batalo. Krom tio ĝin karakterizas treege kriemaj kaj komercemaj delogoj al rekordoj. Kiam temas pri tielnomataj mondaj rekordoj, la burĝaro elmontras ridindan aspekton, ĝi pagas grandegajn monsumojn kaj donas ateston pri morala mizereco. Unu homo disbatas al alia homo la vizaĝon, kaj ĉi fakto eklipsas la plej grandajn sciencajn eltrovojn, ŝanĝojn de ministerioj, naciajn kongresojn ktp. … Sed la honorario, ricevata de vizaĝdisbatintoj kaj venkitoj, superas 50-oble la perlaboron de honesta kaj talenta kuracisto aŭ agronomo.

Fine krom forlogo al rekordoj, la burĝaro donas al sporto tute neproporcie gravan lokon meze de aliaj aferoj de l’ vivo. Ekzemple, en multaj amerikaj universitatoj ekzistas, kreitaj de amerikaj milionuloj kaj miliarduloj, mirindaj, laŭ sia grandeco kaj riĉeco, sportaj kluboj, placoj ktp…. Kaj apude kun tio iufoje la plej gravaj sciencaj laboratorioj estas aranĝitaj kun ridinda por Ameriko avareco.

Nia sporto devas konsideri ĉi mankojn kaj eviti ilin. Al penegoj de burĝaro ni devas kontraŭstarigi korpkulturan sinpreparon de laboristoj. Portante antaŭ ĉio utiligan karakteron, t. e. celante korpkulturan disvolviĝon de masoj, sovetia korpkulturo devas allasi ankaŭ konkurencon, kiom ĝi kunportas la vivon en sporta afero, sed neniaokaze forgesi ĉi tie mezuron. La sporto ne devas eklipsi la pli gravajn por ni taskojn de l’ socia, politika kaj teknika kulturkresko.

Mi opinias — diris K-do Lunaĉarskij, ke por ni estas ankaŭ grave kombini sportan sinpreparon al la milita defendo. Mi opinias, ke la ideoj kaj taskoj de Ruĝa Sportinternacio estas ĝustaj. Ili akcelas disvolviĝon de memstara laborista sporto en la tuta mondo.

(El Korpkulturo kaj Sporto — Moskvo) Trad. A. Lebedev. Tver.

* * *

Tre trafe K-do Lunaĉarskij pritraktas la ideologion laŭ kiu estas regata la sporto inter la burĝaro de l’ tuta mondo. Tamen ni ankaŭ ne forgesu atentigi pri grava danĝero, kiun kreas tiuj rondoj. Ili estas laŭŝajne neŭtralaj rilate al politikaj aferoj. Verdire tia neŭtraleco nur estas narkotilo servanta al sendolora inokulo de la veneno de naciismo kaj militemo. For la neŭtralismon ankaŭ sur tiu ĉi kampo. Eksiĝu el la burĝa sportmovado, fondu proprajn laboristajn sportunuiĝojn, unuvorte: aliĝu al la laborista sportmovado!

Ciferoj el la laborista sportmovado

Sportspecoj, praktikataj en la asocioj de la SSIL

Laŭ raporto, farita de la sekretario de SSIL al la kunsido de la Internacia Oficejo, la sporta vivo en SSIL estas jena: Entute el 24 landoj apartenas societoj al SSIL. Gimnastiko estas praktikata en 19 landoj, sportludoj en 13, dromsporto en 17, pezatletiko en 13, ciklado en 8, piedpilko en 19, teniso en 4, akvosporto en 14, vintrosporto en 10, militsporto en 3, hokeo en 2, radio en 2, flugsporto en 1, pafado en 2, migrado kaj turismo en 8, ĝiu-ĝicu en 1, sanigula servo estas en 3 landoj, socialista junularo en 3, boksado en 3, fiŝkaptado en 1 kaj nudkulturo en 1 lando. Gimnastiko, dromsporto kaj piedpilko do estas la ĝenerale plej disvastigataj sportspecoj.

— paĝo 7 —

SENNACIULO 153

TRA ESPERANTIO

La fuŝistoj de la mondlingvo

Ili estas multaj kaj diversspecaj. Hodiaŭ ni parolu nur pri unu speco: la idista.

Ĉiu el ni sendube havis la okazon aŭdi K-dojn-idistojn paroli kun fanatika konvinko kaj aplombo pri la supereco de la lingvo “di la Delegitaro” kompare kun nia “arĥaika” esperanto. Per ŝajne sciencaj argumentoj ili “pruvis”, ke ido estas la definitiva solvo de la mondlingva problemo. Sekve ĉiuj nefanatikaj esperantistoj devus pli malpli frue nepre aliĝi al la ida movado.

Nu, kio okazis? Siatempe (antaŭ eble du jaroj) ni sciigis en “S-ulo”, ke Vienaj idistoj, organizintoj de la unua ido-kongreso, transiris al la nova projekto de lingvo nomita occidental. Tio estis la unua fendo. De tiu tempo konstanta krizo regis en la idistaj rondoj. Kaj jen en la januara numero de Kosmoglotta, bone konataj gvidantoj de la francia idistaro sciigas, ke ili ankaŭ forlasas idon kaj aliĝas al occidental.

La samaj homoj, kiuj asertis, ke ido ne estas superebla, ke ĝi estas la scienca solvo de la problemo ktp. hodiaŭ diras la samon pri la nova projekto de lingvo. Ĉu tio ne pruvas klare, ke tiaj “mondlingvanoj” estas blindaj? Ili ĉagrene konstatis, ke ido neprosperas, ke ĝi tute ne povas forpuŝi esperanton. Anstataŭ tiri el tiu konstato logikan konsekvencon, t. e. ke nia movado jam havas profundajn radikojn en la vivo, ke ĝi sekve estas nedetruebla, ili kulpigis sian propran lingvon kaj alprenis novan — pli bonan? — sendube definitivan!!?…

Kompatinduloj! Ne necesas funde lerni tiun novan elpensaĵon por akiri la konvinkon, ke ĝi estas … eĉ pli malbona ol ido. Almenaŭ estas tute certe, ke neniam la orientanoj akceptos tiun komplikan okcidentaĵon.

La idistoj sin montris kiel majstrofuŝistoj en la mondlingva movado. Per blufo, per mensogoj kaj kelkfoje per aliaj malhonestaj rimedoj ili provis detrui la esperantan movadon. Ili nur sukcesis malrapidigi nian antaŭeniradon. Ili prokrastigis la ĝeneralan uzadon de esperanto. Sendube la okcidentalistoj provos fari la samon…

La likvidiĝo de l’ idista movado almenaŭ firmigas nin en la konvinko, ke ni paŝas sur la ĝusta vojo. Ni daŭrigu senlace, nin apogante sur nia firma Zamenhofa Fundamento; ĉiufake ni apliku nian vivantan lingvon — kaj traktu kiel decas la fuŝistojn de la mondlingvo.

E. L.

El la Administrejo

Al la membroj kaj abonantoj en Sovetio

Niaj oficialaj SAT-agentejoj estas:

  1. CK de SEU, Poŝtkesto, 630, Moskvo.
  2. “Esperanto”, Kremenĉug, Ukrainio.
  3. D. Snejko, Poŝtkesto, 33, Minsk, Blankrusio.

La unua estas nia ĉefagentejo, la aliaj du estas helpagentejoj. “Esperanto”, Kremenĉug zorgas pro la suda parto de Sovetio kaj Minsk por Blankrusio. Tiele ni senŝarĝis nian ĉefagentejon en Moskvo, ĉar K-do Demidjuk jam daŭre ĝemis sub la ŝarĝo de la laboro. Al tiuj agentejoj oni sendu ĉion, kio rilatas al la SAT-administrejo. Artikolojn por la redakcio oni sendu rekte al Paris. Kiel agu niaj klientoj? Ili sendu rekte la monon al iu de nia agentejo, koncize indikas la celon de la pago. Aliĝilojn kaj informon vi sendu al Leipzig. Per tiu procedo vi plirapidigas la sendon de viaj menditaĵoj. Kompreneble tion vi povas fari laŭ via plaĉo. K-doj, kiuj ne ŝatas aparte skribi al Leipzig, povas ankaŭ transsendi la monon kun la necesa informo al niaj agentejoj. Tre necese estas, ke ĉiam la pagita sumo koincidu kun la sciigita sumo, aliel okazas miskompreno.

Mendojn al libroj kaj gazetoj, kiuj ne aperis aŭ aperas en nia eldonejo ni nur plenumas post sciigo aŭ monricevo flanke de niaj agentejoj. Aparte ni atentigas la mendantojn al fremdaj libroj, ke ili ne forgesu aldoni 10 % por la sendkostoj. — Same ni atentigas kelkajn K-dojn, kiuj ofte petas la SAT-administrejon peri monsendojn al iuj personoj aŭ societoj, ke oni aldonu 5 % pli de la pagota sumo, aliel ni devas rifuzi tiujn transpagojn. Ni ne emas, ke SAT pagu tiujn kostojn.

Ĉe demandoj al Adm. de SAT ĉiam aldonu, ĉu viajn resp. kartojn, ĉu poŝtmarkojn. Aliel ne miru, se vi ne ricevos respondon.

Ofte K-doj mendas pli grandan kvanton da libroj aŭ poŝtkartoj, kaj poste ili miras, se ni sendas tiujn librojn en kelkaj malgrandaj pakaĵoj. Ja volonte ni sendus grandajn pakaĵojn, sed ne eblas. Inter viaj doganoficistoj estas burokratoj, kiuj obeas la literon kaj resendas niajn pakaĵojn. La aspekto de tiuj revenintaj pakaĵoj estas ofte terura. Niaj K-doj ĉiel devas klarigi al tiuj doganistoj kaj ĉefe en Ukrainio, ke oni senĝene tralasu niajn librojn ankaŭ plurekzemplere. Ĉar ja estus malinda ago, se proleta ŝtato malhelpus proletan organizon.

Ĉiu ero da energio, ĉiu centimo donita al la neŭtrala esperanta movado signifas ioman perfidon al la laborista!

Internaciaj respondkuponoj

Per tio ni avertas niajn K-dojn, ĉefe en Aŭstrio, ne pagi per internaciaj respondkuponoj. Per tiu ago vi nur multekostigas la tutan aferon. Se temas pri tute malgrandaj sumetoj oni povas konsenti, sed ĉe grandaj ne. Vi devas konsideri, ke ni nur ricevas po respondkupono la ekvivalenton de 0,25 mk. g. t. e. la afrankvaloron de eksterlanda letero.

Adm.

8-a Kongreso de SAT en Göteborg (Svedio)

(14—19. aŭgusto 1928)

Ĉion, kio rilatas al la kongreso adresu al: Einar Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.

4-a Komuniko

La urbo subvencias. La kongresa komitato petis la urban konsilantaron pri subvencio de 2000 sv. kr. Ĉe la plenkunsido de urbestraro de Göteborg la 12-an de januaro, konservativulo, lektoro de angla lingvo kontraŭparolis la proponon. Post diskutado inter li kaj K-do Adamson la urbkonsilantaro voĉdonis 32 voĉoj por subteno kaj 17 kontraŭ. Ĉiuj socialdemokratoj, komunistoj kaj liberaluloj voĉdonis por kaj ankaŭ unu burĝa konsilanto. Ili argumentis sian subtenon per la motivigo, ke estis reprezentata demando. Do, la kongresa komitato por diversaj elspezoj ricevas 2000 sv. kr. de la urbo Göteborg. Tiu subteno certe multe helpos nin malaltigi la kostojn por la vizitontoj.

Studenta fakkunsido okazos dum la 8-a SAT-kongreso. Studentoj, kiuj partoprenos, interrilatu kun K-do Dim. Snejko, poŝtkesto 33, Minsk, Sovetio.

Fakkunsido de metalistoj okazos. La metala sindikato de Göteborg gvidos kaj organizos fakkunsidon de metalistoj; kiu partoprenos interrilatu kun K-do metalisto Anton Norling, Gamlestadsvägen 5—7, Göteborg.

La 2-a listo de aliĝintoj

  1. K-do Ernst Eriksson, Stockholm, Svedio . . . . . . . . . . 11020
  2. K-do Eskil Henriksson, Sm. Anneberg . . . . . . . . . . . . 10648
  3. K-do C. A. Danielsson, Nygard
  4. K-dino Helmi Dresen, Tallinn, Estonio . . . . . . . . . . 4227
  5. K-do Samson Kletenik, Rostov Don, USSR . . . . . . . . 5430
  6. K-do Karl Johannsson, Eksjö, Svedio . . . . . . . . . . . 994
  7. K-do Karl Karlsson, Nynäshamn 607
  8. K-do Arvid Karlsson, Göteborg . 212
  9. K-do Boris Stepanov, V. Dolgoje, Orlovs, USSR . . . 7786
  10. K-do Karl Holmberg, Göteborg Svedio . . . . . . . . . 7839
  11. K-do Arvid Agren, Eskilstuna . . 4699

— paĝo 8 —

154 SENNACIULO

  1. K-do Sinclair Söderberg, Norrahammar . . . . . . . . . . 7430
  2. K-do Anders Pettersson, Göteborg 4694
  3. K-do Howard Stay, Bournemouth Anglio . . . . . . . . . . 2978
  4. K-do Kurt Klaps, Danzig, Libera Ŝtato Danzig . . . . . . . 2421
  5. K-do Richard Lerchner, Leipzig, Germanio . . . . . . . . . 90
  6. K-dino Charlotte Lerchner, Leipzig, Germanio . . . . . . . . 2465
  7. K-do Robert E. Bitzer, München, Germanio . . . . . . . . . 1810
  8. K-do Konrad Deubler, München, Germanio . . . . . . . . . 30
  9. K-do Erik Büttner, Dresden, Germanio . . . . . . . . . . . 7176
  10. K-do Adolf Ilgner, Lünen, Germ. 7514
  11. K-do Mark Starr, London, Anglio 488
  12. K-do Willi Qualitz, Henningsdorf, Germanio . . . . . . . . . 5644
  13. K-do Aleksander Lebedev, Tver USSR . . . . . . . . . . . . 960
  14. K-do Francisko Azorin, Còrdoba, Hispanio . . . . . . . . . . 3681
  15. K-do Ber Perelŝtein, Moskva,USSR 3940
  16. K-do Nils Nordlund, Kristianstad, Svedio . . . . . . . . . . . .
  17. K-do Carl Mailand, Cassel, Germ. 265
  18. K-do L. Glodeau, Paris, Francio 50
  19. K-do H. Cachon, Paris, Francio 24
  20. K-do B., Paris, Francio . . . . 11
  21. K-do Peter Klopfleisch, Leipzig, Germanio . . . . . . . . . . 920
  22. K-do Max Häckel, Leipzig, Germ. 1162
  23. K-do Karl Götze, Altenburg, Germ. 6419
  24. K-do Fritz Götze, Altenburg, Germ. 5569
  25. K-do Wilhelm Michalski, Berlin, Germanio . . . . . . . . . . 9534
  26. K-do Willi Reinicke, Dresden, Germ. 7172
  27. K-do Johano Bruckner, Pottenstein, Aŭstrio . . . . . . . . . . 5412
  28. K-dino Beatrice France, Handfort, Anglio . . . . . . . . . . 508
  29. K-do V. Kalaŝnikov, N.-Novgorod, Sovetio . . . . . . . . . . 125
  30. K-do Albert Falkovski, Essen, Germ. 8800

★

Ne forjetu Sennaciulon!

Se estus eble, ekscii la lastan restadejon de ĉiu eldonita numero de nia asocigazeto… tiam ofte ni sciiĝus, ke “S-ulo” kuŝas en iu ajn angulo; aŭ eĉ, ke ĝi “fimortis sen honoro kaj sen utilo”… Mi jam ofte vidis kaj spertis jenon: La abonanto ekrigardas la gazeton aŭ legas nur unu artikolon; poste “S-ulo” malaperas en malhelan angulon. Gek-doj el multaj landoj oferadas tempon, monon kaj spiriton por nia SAT-ideo. Pro tio estas devo de abonanto de “S-ulo” legi ĉion, — traduki nacilingven artikolojn por unuiĝoj, al kiu li apartenas, — varbi por anoncoj, inter tiaj organizoj, en kiuj ekzistas intereso por ideoj, — uzi artikolojn el “S-ulo” dum (paroladoj) inter la proletoj, — kolektadi ĉiujn numerojn, por ke ili estu binditaj kiel libro por bibliotekoj.

Ĉiuj Gek-doj helpu, ke “S-ulo” estu uzata ĉe ĉiu okazo. Ideo povas kreski nur per flegado de ĝi; la ĝardenisto (SAT-estraro) ne sole povas varti la florojn (SAT kaj ĝiajn organojn) en la ĝardenego. — La helpantoj ankaŭ plenumu siajn devojn! Kaj helpantoj ni ĉiuj estu! (1851.)

Artaj poŝtkartoj de SAT

Jen kion skribas K-do 10262:

“Vi ne povas imagi, kian ĝojon faris al mi la ricevitaj ilustritaj pk. de nia kara Asocio. Ili montras vere sennaciecan arton. Ili donis al mi multe pli da forto kaj entuziasmon… Do, vivu Sennacieco!”

Aĉetu kaj helpu vendi ilin inter la laboristamasoj per tio vi servas al esperanto, Sennaciismo kaj al via Asocio SAT!

Tuta serio (5 kartoj) inkluzive afranko nur 0,50 mk. germ.

“SAT”, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio).

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Bulgario. En Sliven estas komencinta kurso por laboristoj. Ĉ. 30 lernantoj. — Francio. En la vegetara restoracio de “Trait d’Union”, 73bis rue Bobillot, Parizo 13e, estas speciala tablo kun verda flago por K-doj, kiuj povas paroli esp-e. — Sovetio. En Barnaul funkcias 3 rondetoj. Dum la festo de Oktobra Revolucio flirtis esp-aj standardoj kaj aŭdiĝis esp-aj revoluciaj kantoj. En Novorossijsk (Kaŭkazo) okazas multaj kursoj. La 15-an de januaro estis la 1. Konferenco de esp-istaj rondetoj. Ĉeestis 24 delegitoj. — Usono. En Nov-Jorko reorganiziĝis la laborista grupo “Esperanta Laborularo”. Profitante el la antaŭaj spertoj ni decidis jenon: “Ĉiu malnova membro devas resti membro de SAT k. la novaj devas aliĝi al SAT en la daŭro de 6 monatoj. SAT-reguloj estu gvidilo por la nova organizo.” La sekvanta oficistaro estis elektita: Organizisto: K-do Hermann Wuttke. Protokol- k. korespond-sekretario K-do George Saville. Financ-sekretario K-do Jack Feurer. Literatur-prizorganto K-do Alfons Pichler. Pres-komitato K-do Herco Orfo (nova SAT-ano) por “Freiheit”, “The Daily Worker”, “Novij Mir” ktp. K-do Oholeay por mur-gazetoj k. K-do Hermann Wuttke por “New Yorker Volkszeitung”.

SAT-anoj!

En viaj korespondajoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron.

MEMORNOTO

Represis el “Sennaciulo”:

Juna Teksisto, Ivanovo, 20. 12. 27: Homaj aŭtomatoj. — Nova Doba, Plzen, 12. 1. 28. La faŝismo en Meksikio. — Volksstimme, Chemnitz, 1. 11. 27: Sukcesplena batalo por la okhora labortago en Hispanio, 23. 11. 27: La libroproduktado en Eŭropo, 14. 12. 27: Laboristaj kondiĉoj en Suda Afriko.

Enhavis priesperantajn artikolojn:

Freie Sport-Woche, Leipzig: 16. 1. 28. — The Daily Herald, London: 20. 1. 28. — The Middlesex County Times, London, 24. 12. 27.

Enhavis enesperantajn artikolojn:

Munkaskultura, Budapest: Januaro 28, tre aprobinda artikolo de K-do J. Batta: ankoraŭ pri “Festo de la libro”. —

NIA POŜTO

6604. — Via traduko estas interesa k. presinda, post necesaj korektoj; kiam estos loko ni certe ĝin publikigos. — Ekzistas nur du semajnaj esp. gazetoj.

Zebu. — Via artikolo estas interesa, sed loko absolute mankas.

7439. — Se estos loko, via artikolo aperos. Estonte bonvolu prizorgi pli larĝajn interliniojn por ebligi korektojn.

Al kelkiuj. — Malgraŭ ripetitaj admonoj, oni daŭrigas sendi al la redaktejo fuŝskribitajn manuskriptojn, kio perdigas al ni multe da tempo. Sendube la eminentaj verkintoj opinias, ke estas por ni granda honoro deĉifri k. rekopii iliajn ĉefverkojn! … Oni ankaŭ bone notu en la memoron, ke kilometre longaj artikoloj ne estas ŝatataj de la legantoj. Dediĉu iom pli da tempo, iom pli da zorgo al via verkado k. tiel vi atingos koncizecon k. klarecon. E. L.

! Ĉiuj Geesperantistoj, abelkulturistoj k. Gek-doj dezirantaj peradi al la informservo nepre sendu materialon pri abelkulturo el sia lando kaj laŭeble liveru la fakrevuojn kun esperanto-traduk­aĵoj de la plej gravaj artikoloj al K-do Mikaelo Lapin, Moskvo (USSR), Sretenko Kolokolnikov 24, kv. 13. Ĉiu konstanta informanto ricevados samkondiĉe unu el la fakrevuoj de USSR dum la jaro 1928.

[REKLAMO p.8] La redakcio de gubernia gazeto “Brjanska Laboristo” serĉas Gek-dojn el Ameriko, Anglio k. Germanio pri problemoj de partilaboro en fabrikoj, pri laboro de labkoroj k. pri murgazetoj en div. entreprenoj. Adr.: Brjansk, Sovetskaja 25. Al redakcio de gaz. Brjanskij Raboĉij. ★

[REKLAMO p.8] Atentu! Esperanta rondeto de komencantoj ĉe fervoja laborista klubo dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. PK, PI, L. Nepran resp. garantias gvidanto B. Jeleznjakov (SAT 5583). Gekamaradoj, ne povantaj konstante koresp., bonvolu sendi kvankam unu salutpoŝtkarton, kiu estos nepre respondita. Kvankam unu PK la rondeto dez. ricevi el ĉiu loko kie estas lab. geesperantistoj. Pruvu ke ni estas ĉie en la mondo! Korespondaĵoj estos poste uzitaj por granda ekspozicio. — La adreso estas: USSR., Samara, strato de Leo Tolstoj, 94, ĵeleznodorojnij klub. Esperanto-rondeto.

[REKLAMO p.8] Helpu al nia propagando! La 8-a Kongreso de la Labor. Esperantista Federacio por la franclingva teritorio okazos la 9-an de aprilo 1928 en Bourges. La tiea grupo aranĝos ekspozicion k. propagandfeston: tiucele tre utilaj estos PI (PM bfl.), L, jurnal. kaj cet. esp-aĵoj senditaj de “alilandaj” K-doj. Al ĉiu senddinto ni dankos per PI. — Adresu ĉion jene! Labor. Esperantista Grupo, 8, place Malus, Bourges (Cher), Francio.

ENHAVO:

Religia moralo . . . . . . . pĝ. 147—48 El Estonio . . . . . . . . . „ 148 Indiĝenaj moroj en Angola . . . „ 149 La polico de Dio . . . . . . . „ 149 Kiel ni festis nian jubileon . . . „ 150 Tago el mia vivo . . . . . . „ 150—51 Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo . . . . . . . „ 150—51 Diversaĵoj . . . . . . . . . „ 151 Por nia Distro . . . . . . . . „ 151 Al la Abonantoj de “Sennacieca Revuo” . . . . . . . . . „ 151 Al la legantoj . . . . . . . . „ 151 Sennaciula Sporta Paĝo . . . . „ 152 Tra Esperantio . . . . . . . „ 153—54 Anoncoj . . . . . . . . . . „ 154

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

N-ro 176, 16-a de februaro 1928

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

4-a Jaro. N-o 176 — APERAS [S.A.T.] SEMAJNE — 16. Februaro 1928

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

PRI SVEDIO KAJ LA KONGRESURBO

Tre ofte oni povas legi en la eksterlanda gazetaro artikolojn pri Svedio, kiuj montras, ke la opinio pri tiu lando estas plej kurioza: “Svedio estas malgranda lando, lokita ĉe la Norda Poluso. La ĉefurbo nomiĝas Kristiania, kaj alia konata loko estas Nordkap — Norda promontoro — de kie oni povas vidi la noktomezan sunon dum la tuta somero. Alia urbo en Svedio estas Stokholmo, kiu estas tre bela. Tie tre ofte blankaj ursoj promenas sur la stratoj. Popolo konsistas el laponoj, kiuj estas vestitaj per feloj.”

Ĉu vi ne volas viziti tiun strangan landon kaj samtempe partopreni la 8-an mondkongreson de SAT, kiu okazos en Göteborg, haven-urbo ĉe la okcidenta marbordo?

Certe vi deziras. Sed, por ke vi, post via alveno, ne tuj iru al la kongresa komitato, dirante, ke vi estis trompita, ne trovante blankajn ursojn, ni nun volas komuniki la veron pri la glacia lando tie en nordo.

Malgraŭ ĝia norda loko la klimato en Svedio estas sufiĉe milda, dank’ al la Golfa fluo, kiu varmigas la nordokcidentan parton de Eŭropo. En la suda parto de Svedio la printempo komenciĝas ĉirkaŭ la 1-a de majo. Kiam la manifestacioj de la unua de majo okazas, tiam ankaŭ verdiĝas la unua folio de betulo, la ĉefa foliarbo de la lando. Post unu monato oni havas someron, kiu floriĝas dum tri helaj monatoj. Sudlandanoj diras, ke la norda somero estas stranga travivaĵo. La noktoj estas tre mallongaj. En la norda Svedio oni eĉ tute ne havas noktojn dum la somermeza tempo. La suno estas videbla dum la tuta tagnokto. Pro tio oni nomas Norvegion kaj Svedion, “la landojn de noktomeza suno”.

[BILDO p.1 | 28,46,71,65] Foto de la haveno de Göteborg: akvo en la malfono, urbo kun turo kaj ŝipoj ĉe la kajoj.

La haveno de Göteborg

La plej bela kaj grava urbo de Svedio estas la ĉefurbo, Stokholmo, poezie nomita “Venecio de la Nordo”. Ĝi havas ĉ. 453 000 loĝantojn.

Göteborg estas laŭ grandeco la dua urbo en Svedio kaj havas nun ĉ. 231 000 loĝantojn. Antaŭ pli ol 300 jaroj ĝi estis konstruita sur kelkaj ŝtonaj montetoj en vasta marĉo apud la rivero Göta älv (Jëta elv) ĉe ĝia enfluo en Nordan Maron. Holandanoj konstruis urbon laŭ sia nacia stilo. Oni fosis multajn kanalojn tra la urbo kaj ĉirkaŭ la tuto oni starigis bastionojn. Kelkaj el tiuj kanaloj nun estas plenplenigitaj, sed ankoraŭ restas Stora hamnkanalen (Granda havenkanalo) kaj Vallgraven (Bastiona fosaĵo) kiel monumentoj de tiu tempo.

Baldaŭ holandanoj estis venkitaj de germanoj, kiuj fariĝis la novaj estroj de la urbo kaj ricevis grandajn privilegiojn de la sveda ŝtato. Post 1650 svedoj mem estis kapablaj mastrumi sian urbon.

Tre frue Göteborg fariĝis la plej grava komerca kaj ŝipirada urbo de Svedio. Ŝipoj el Göteborg veturis al Ĉinio, Hindio kaj aliaj malproksimaj landoj, kaj grandaj riĉaĵoj amasiĝis ĉe la komercistoj kaj ŝipmastroj. Multaj el ili redonis parton de siaj riĉaĵoj al la urbo por konstruado de malsanejoj, banejoj, muzeoj bibliotekoj ktp. Tiamaniere Göteborg fariĝis urbo tre konata pro siaj valoraj, kulturaj institucioj.

Por la kongresa komitato G. Thorstenson.

★ Partoprenu la VIII-an SAT-Kongreson en Göteborg 14.—19. aŭgusto 1928 ★

— paĝo 2 —

156 — SENNACIULO

MASKOBALOJ

Estas nun la periodo, dum kiu oni aranĝas en Germanio (ankaŭ aliloke, la Red.) la maskobalojn. Estas kutimo tradicia, ke ĉiujare ĉirkaŭ la sama tempo ripetiĝas tiaj baloj. Ekspluatantoj kaj ekspluatatoj, ĉiuj havas siajn maskobalojn. Tiuj baloj estas posteuloj de la grandaj “karnevaloj”.

Laboristo simpla ja ne povas viziti iun ajn maskobalon aranĝatan de la ekspluatantoj, ĉar por tio li ne havas sufiĉon da mono. Mi unufoje havis okazon ĉeesti tian maskobalon kiel servosoldato (kelnero) dum mia aktiva soldatservo. Ion similan mi neniam plu vidos. La prezoj de la varoj estis treege altaj, bonega profito por la hotelmastro.

La korkoj de la ĉampanvinaj boteloj flugis plafonon, vino abunde fluis, ankaŭ plej distingan kafon oni trinkis. Brandon, likvoron oni trinkis el kuvetoj. Oni dancis, drinkegis, ŝvitis, fumis, malĉastis, ridaĉis, skandalis kaj fine — vomis, vomis unu sur la alian. La atmosfero, kvankam haladza, estis naciema, ŝovinista, ĉar la ebriuloj ja ĉiam sentas sin “fortaj” en imago, sed kadukaj sur la kruroj. Nu, ni ja scias, ke dum tiaj diboĉadoj oni malŝparas la rabitan monon de la proletoj.

Malbonaj sekvoj de tiuj maskobaloj estas la publikaj maskobaloj aranĝitaj por la “popolo”. Dum tiuj festoj oni ja ne tiom drinkegas kaj vomas, ĉar la proletoj irantaj tien ne posedas la sufiĉan monon. Tamen tiuj aranĝoj celas vuali la malbonan situacion de la Proletaro. La “ĝuo” de tiuj maskobaloj estas, kiel spertuloj diras, sole produkto de burĝa ideologio. Konsekvence, ankaŭ tiujn produktojn kontraŭbatali plej akre estas tasko de ĉiu klaskonscia laboristo.

Kutime du aŭ tri el la plej originale maskitaj personoj estas premiataj. Kaj estas strange, ke maskitoj en “oficiraj uniformoj” preskaŭ neniam mankas. Tio pruvas la spiriton, kiu regas en tiaj “porpopolaj” maskobaloj. Ĉu ne bedaŭrinde, ke eĉ laboristaj unuiĝoj sekvas tiun malbonan ekzemplon? Ekzistas ja proletoj, kiuj ĉiam havas monon por tiuj “festoj”, dume por kulturaj celoj ili neniam havas!

Arguso.

[REKLAMO p.2] Vortoj de Prof. Cart devas troviĝi sur la tablo de ĉiu, kiun interesas la evoluo de esperanto. La dua libro post Lingvaj Respondoj de Zamenhof; ĝi devas esti atente studata kaj relegata. Prezo: 2.— mk. g. Havebla ĉe Administracio de SAT

POR LA PATRIOJ

Dum la milito unu el la plej ampleksaj militkaptitejoj troviĝis proksime de l’ fervojlinio: Main-Weser, inter la vilaĝoj Rengershausen kaj Oberzveren. Kiu vagonare veturas tra la tiea belega valo, ekvidas fruktodonan ebenaĵon. Kelke da kilometroj pli norde ĉe la horizonto de l’akcipitra arbaro, aperas loko kie staris centoj da barakoj por militkaptitoj. Tuj post la eksplodo de l’ milito oni aranĝis ĉi tiun kaptitejon kaj ju pli longe daŭris la kruela interbuĉado, des pli multaj viktimoj transportis la militaj barbaroj al la kaptitejo. La plimulto neniam revidis la alsopiritajn liberecon kaj hejmon. Kaŭze de malsato dum 1915—1918, ekfuriozis kruela tifa epidemio, kiu forrabis multajn K-dojn el la supre-menciita regiono. Amasa mortiĝo, jen ĉi-tie per epidemio en trankvila loko, jen tie ĉe la fronto per ĝenerala buĉado!

[BILDO p.2 | 50,17,99,37] Foto de militista tombejo: longaj vicoj da blankaj krucoj sur herbejo, arbaro en la fono.

Tombejo kun pli ol 1800 britaj militkaptitoj apud Kassel-Niederzveren

Proksime de l’ iama kaptitejo, iĝis granda tombejo kun miloj da kadavroj. Pli poste la britoj, kies viktimoj nombris pli ol 1800, apartiĝis kaj, pasintan aŭtunon, la angla registaro inaŭguris bone konstruitan, ornamitan tombejon, kiu havas proksimume 7200 kv. m. Samtempe la Socialdemokrata Partio simpatie solenis la mortintojn.

Apude sur samgranda spaco, restis enterigataj belgoj, francoj kaj rusoj. Laŭ interkonsento de l’ iama packontrakto, la belgaj kaj francaj kadavroj, tuj post la milito, estis transportataj al hejma tero. Do, nur la rusoj restas, proksimume 1750, kaj ripozas en propra tombejo apud la brita.

Ambaŭflanke de tiuj tombejoj, estas mizeruloj, kiuj, elvicigitaj de l’ fronto, suferis la plej bedaŭrindan sorton.

Meze de l’ nuna rusa tombejo, leviĝas monumento, enhavanta latinlingve la jenan epitafon: Militibus Galliae, Russiae, Britanniae, Belgiae en Chassalae castris defunctis! Requiescant in pace!

Naŭzite kaj dolorigite de tia patriotaĵo, mi forlasis ĉi-tiun lokon. Senkulpaj K-doj diverslandaj mortis ĉi tie pro malsato, por la nura profito de l’ kapitalistaro.

(265.)

Nacia frenezeco

Jen ĝis kie povas konduki frenezeca naciemo.

Kvin ordonoj al la vera italiano:

  1. Italio estas la nura lando el la tuta mondo, kiu meritas esti la plej granda, la plej potenca;

  2. Italio estas la plej forta, la plej neimitebla lando en la mondo;

  3. Italaj leĝoj estas la plej demokrataj en la tuta mondo;

  4. La homoj regantaj nuntempe Italion estas la plej lertaj; al ili oni devas senti respekton kaj obeon;

  5. Mussolini estas ĉiam kaj ĉiel prava.

Tiuj sensencaĵoj estas la konsekvenco de l’ ĉiutaga enhavo de la faŝista gazetaro. Sed oni ne devas forgesi, kiamaniere agas la danĝeraj frenezuloj por atingi sian celon. Ni povas aldoni kvin veraĵojn konstateblajn de ĉiu civilizita homo.

  1. Italio estas lando, kie oni persekutas homojn havantajn la plej etan homarec-internacian senton; tie ne estas permesate iom dubi pri la perfekteco de la nuna socisistemo;

  2. Italio estas lando, kie la estraro tute ne kapablas zorgi pri industrio, kamparo ktp. Mizeregan situacion de l’ tuta Laboristaro kaŭzis la faŝista financsistemo;

  3. Italaj leĝoj estas burokrataj trompoj por ekspluatadi la Proletaron; ili permesas ĉiuspecajn perfortojn kaj ŝtelojn;

  4. La homoj regantaj Italion forpelis kooperativojn, bruligis laborborsojn, gazetpresejojn, bibliotekojn, ankaŭ dometojn kaj meblojn de laboremaj, honestaj kaj inteligentaj laboristoj, ili turmentas kaj mortigas pro emo al tio;

  5. Mussolini . . . la lasta tirano.

Kompilis: Venĝio.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 157

Indiĝenaj moroj en Angola

(Portugala okcidenta Afriko)

(Daŭrigo dua)

En la socia vivo de indiĝenoj la “kimbanda” estas unu el plej superaj ranguloj. Heredinte la scipovon de siaj prauloj, konstante prilaborante fetiĉaĵojn, sorĉaferojn kaj similajn aĵojn, li estas, laŭ la simplanima kredo de siaj samrasuloj, persono kapabla ĉion ajn diveni, ĉion ajn klarigi.

Pro tio li estas postulata ĉe ĉiuj aferoj, ĉe kiuj la kruda neklereco de la indiĝeno montriĝas nekapabla.

Se iu malsaniĝas, oni vokas lin por diveni la kaŭzon de l’ malbonfarto.

Se iu mortas, li devas divenindiki la kaŭzinton de l’ mortiĝo por liveri lin al la enda laŭ ilia kodo puno.

Se iu malkonsentas je la decido de indiĝena tribunalo, li mem finfine decidas pere de siaj divenmetodoj.

El tio devenas, ke de la “kimbanda” dependas ĉiuj prisanecaj aferoj kaj ankaŭ ĉiuj, kiuj simple koncernas la korpon aŭ la fizikstaton.

Ĉe preskaŭ ĉiuj indiĝenaj gentoj la cirkumcido de junuloj estas normala kutimo, kun samtempa iniciato (ekinstruo) pri la vivo de plenaĝuloj (maturaĝuloj). Ĉi tiu duobla tasko estas plenumata ankaŭ de la “kimbanda”.

Proksime al viriĝaĝo la indiĝenaj knaboj estas instruataj pri la vivo de la viroj. Kiam ili estas, plej ofte 12-jaraj, aŭ inter sia 14-a kaj 16-a vivjaro, la “kimbanda” de l’ vilaĝo devas instrui ilin pri ĉio, kion viro bezonas scii, tiel same pri la seksa vivo, kiel ankaŭ pri la socia.

La junuloj estas kondukataj de la “kimbanda” en senloĝejan malproksiman kampon, kie ĉiuj bivakas akompanataj de 10 aŭ 12 junuloj ĵus antaŭe ekinstruitaj, kiuj servas al la “kimbanda”, kiel helpantoj.

Tie, sidantaj sur oportune metata glata ŝtono, la knaboj estas cirkumcidataj per bone akrigita tranĉilo, kaj instruataj dum la kuracado.

Dum la daŭro de ĉi-kuracado ĉiuj seksaj rilatoj estas malpermesataj en la vilaĝo; sed tuj kiam ties fino anonciĝas, la koncerna loĝantaro sin preparas por solene ricevi la novajn cirkumciditojn.

Ĉi tiuj revenas en la vilaĝojn portante arbotrunkon sur la ŝultroj, kune marŝas al la loĝejo de l’ “sobeta” aŭ “kilamba”¹), akompanataj de ĉiuj anoj de l’ vilaĝo, kaj tie demetas sian ŝarĝon, ricevante kiel donaco kelkajn metrojn da drapo.

La akompanintoj de l’ suferuloj ricevas ankaŭ kelkajn grandajn potojn de “maluvu”²) kaj, poste, la vilaĝestro deklaras, ke li konsideras kiel viron ĉiun el la operaciitoj, kiuj rajtas reiri en siajn loĝejojn kaj de tiam ĝuadi ĉiujn plezurojn de l’ vivo kaj plenrajte partopreni en ĉiuj sociaj agoj.

Poste, dum 4 tagoj, en la vilaĝo regas orgiaj dancoj kaj festenoj. Ĉe iuj la estro de l’ vilaĝo donacas bovon por tia celo.

Inter la gento el regiono Amboim (Ambuim’) ĉi-kutimo estas tre kurioza kaj aparte karakteriza. Pro tio mi ĝin priskribas:

¹) Vilaĝestroj = ofte ankaŭ ministroj de la “soba” (indiĝena reĝo); la vorto “sobeta” signifas: malgranda “soba”. ²) Vino el palmarba suko.

La ceremonio komenciĝas per la forigo de la malbonaj spiritoj (“kazumbi”, laŭ indiĝena lingvo), kiujn la “kimbanda” forigas el la operaciitoj per kokideto. Poste, en arbaron, en malproksiman kaŝitan lokon, kie serpentumas rivereto, la “kimbanda” iras por plenumi sian doloriĝan taskon, ĉe kiu li uzas la sukon el la bananarbo, kiel sangohaltigilon. Ŝtipo el bananarbo, pertranĉile kavita, ankaŭ servas por ricevi la ŝprucitan sangon. Kaj dum unu tuta monato — tiel longe daŭras la kuraco kaj la ekinstruo de la knaboj — estas malpermesate al virinoj preterpasi tie kaj al “soba” foriri el sia “libata”¹). Al suferantoj ne estas permesate manĝi flugilojn kaj kapojn de birdoj, nek felojn kaj kapojn de ratoj, kiujn ili devas konservi kaj ĉe l’ returno kunporti por ilin meti sur arbo ĉe la unua krucumiĝo de l’ vojo.

Por donaci al la “soba”, ili ankaŭ kunportas, returnirante en la vilaĝon, po unu fasko da ligno por bruli kaj pikilon da ratoj (kelkajn ratojn, kune trapikitajn sur longa ligna pikilo²).

La soleno, ĉiam konsistanta el kelktagaj konstantaj dancadoj kaj festenoj, finas la ceremonion.

Ĉe ĉiuj ceteraj gentoj, kvankam estas iaj apartaj detaloj, ĉi-kutimo laŭsekvas samajn normojn: la izoliĝo; la operacio plenumata de l’ “kimbanda”; la instruado pri seksaj funkcioj; kaj returno en la vilaĝon inter solenaj manifestacioj, post kio la junulo estas taŭga por ĝui ĉiaspecan liberon kaj elekti edzinon.

Tre kuriozan taskon plenumas ankaŭ la “kimbanda” ĉe la gento “Ambuim'”. Laŭ la raporto, el kiu mi elĉerpas ties priskribon, tiu kutimo, je kiu elvidiĝas ia superstiĉa kredemo, ne estas sekvata de aliaj gentuloj:

Kelkajn tagojn post la naskiĝo de infano la patro serĉanta la karesojn de sia edzino, kuntiriĝas je la momento de la geneza spasmo kaj ricevas en ĉifonon la embriigan semon; la “kimbanda” aldonas ian mirigvirtan polveton kaj la ĉifono estas metata ĉe la zono de l’ infano, kiu de tiam kapablas foriri el la loĝejo ŝirmata kontraŭ la aero kaj malbonaj rigardoj.

Unu kroman ceteran taskon la “kimbanda” plenumas: Li prizorgas kaj eĉ skulptas la idolojn adoratajn de la indiĝenoj, ĝenerale forigas ĉiujn malbonajn spiritojn kaj alvokas la bonajn. Plenumas la oferojn de vivaj bestoj (siatempe ankaŭ tiujn de homaj vivoj) en specialaj okazoj, kiel ekzemple post morto de “soba”.

Pri tiu tasko religieca, kvazaŭpastra, la detaloj mankas al mi kaj do ne permesas perfektan priskribon.

La leganto, certe, tion pardonas al mi.

J. P. Barreira.

¹) Aro el kabanoj, kie loĝas la “soba”, liaj edzinoj kaj liaj ministroj. ²) La indiĝenoj estas tre frandemaj je ratoj.

Por la juna Sacco

Sacco kaj Vanzetti estas mortigitaj, falis kiel viktimoj de la usona klasjusteco. Ankoraŭ ĵuras la mondo, eĉ iuj burĝaj rondoj, ne forgesis la skandalon. Sed eĉ la Proletaro post kelka tempo, pro propra mizero, pli kaj pli malmemoros iliajn nomojn, postkiam ĝi metis ilin en la liston de la proletaj martiroj.

Vi scias, ke Sacco skribis antaŭ sia morto leteron al sia dektrijara filo, provante veki en tiu ĉi letero fajreron de proletkonscio en la koro de la juna, por ke ĝi brulu en la estonta viro kiel neestingebla flamo. Ni efektivigu la volon de la mortinto! Ni alvokas la tutan revolucieman gejunularon, zorgi ke la filo de Nikola Sacco fariĝu klaskonscia proleto-revoluciulo. Li ricevu nian helpon. Ni donu al li la rimedojn kleriĝi; por ke li estonte uzu sian scipovon en la servo de la proleta afero. Li plenumu tiamaniere la testamenton de sia patro kaj helpu venĝi ne nur la patron kaj ties amikon, sed ĉiujn K-dojn same kiel ili mortigitajn por la Proletaro. Do, ni pagu la kostojn por lia edukado ĝis fino de lia klerigo. Ni riskas kiel sole duban ŝancon, ke eble li poste ne estos tiom aktiva kaj kapabla, kiom ni esperas. Sed ni ĉiam pensinte ŝanĝos kun li, por ke li sentu la intereson de la proleta gejunularo tutmonda.

Praktike ni proponas: Ni — kelkaj miloj da junaj eŭropanoj — konsentas pagi ĉiutage almenaŭ kupran moneron. Ni portas tiun devigon por la tuta daŭro de lia klerigado, do minimume dek jarojn. Garantion por la laŭorda efektivigo donas eŭropa komitato, kiu ankaŭ duonjare raportos pri la farto de Sacco, ktp.

Ĉiuj K-doj, kiuj tuj emas devigi sin, sendu sian adreson al: Max Barth, Waldkirch im Breisgau (Germanio).

Gazetoj de la junula movado estas petataj enmeti tiun ĉi alvokon.

— paĝo 4 —

158 — SENNACIULO

Nia klubo

(Letero speciale verkita por “S-ulo” de administranto de l’ klubo K-do I. Lepejko.)

Ĉefa klubo de Samara profunuiĝo de fervojistoj estas nomata “Samara fervoja laborista klubo je nomo de Revolucio de jaro 1905”. Ĝi unuigas 10 000 membrojn de l’ profunuiĝo. La ejo de la klubo mem sufiĉas por 600 personoj. Pli frue en ĉi konstruaĵo estis ejo por societaj kunvenoj de komercistoj, literaturistoj, borsmakleristoj ktp.

La klubo enhavas vidsalonon, promensalonon kaj vicon da aliaj ĉambroj por laboro de iniciatemaj organizoj, nome: legejo-ripozejo, salono por korpkulturo, medicinkabineto, junulsekcio, dramrondeto, ukrainia dramrondeto, societo de klubamikoj, orkestro de blovmuziko, harmonik-orkestro, orkestro de kordinstrumentoj, rondeto de esperanto, rondeto de formtranĉado kaj de kudrado, rondeto de libramikoj, viva gazeto (?) (“blua bluzo”), rondeto por lerni muzikon, biblioteko kun 35 000 volumoj da diversaj libroj, kino-aparato kaj vico da aliaj rondoj.

En ĉiu iniciatema organizo estas elektata plenumoficejo, kiun gvidas administrantaro de l’ klubo elektata de la membroj.

Laboro de la klubo pasas laŭ plano. En samara fervojkruco estas 5 similaj kluboj. Ilia strukturo estas la sama.

En sekvontaj leteroj ni konigos la agadon de niaj iniciatemaj organizoj, celojn kaj taskojn de nia laboro, organizadon de la tuta laboro, starigon de la buĝeto ktp. Estas tre dezirinde sciiĝi de vi, karaj amikoj, kiaj demandoj vin interesas, kaj ni penados detale konatigi vin kun ĉio. Sen iuj trograndigoj kaj plibeligoj ni diros al vi nur realaĵon, kiun vere ni havas.

Esp-igis B. Jeleznjakov (5583).

TAGO EL MIA VIVO

Mi estas konduktoro ĉe la ĉefstacidomo de Leipzig. Pro la diverseco kaj malreguleco de miaj deĵoroj ne estas eble doni klaran bildon pri la labortempo aŭ deĵoro en iu aparta tago. Oni kalkulas tage naŭ horojn da reala labortempo, sed tio povas esti ĝis 260 horoj en monato, se (laŭ la koncernaj paragrafoj de la laborleĝo) la laboro aŭ deĵoro estas facila. Por plenumi diversan laboron ĉe la vagonaro, mi devas laŭ la leĝo deĵori ¾ horon por prepari min. La vojo de mia loĝejo ĝis la ĉefstacidomo daŭras 40 minutojn. Ekzemple mi deĵoras en la vagonaro, kiu veturos al Chemnitz. Ĝi ekveturos je la 8,13 h. Mi estas devigata pretigi min hejme du horojn antaŭ la ekveturo.

Dum la veturado mi kontrolas, skribas biletojn, helpas kaj informas la vojaĝantojn, atendas la signalojn ktp., por ke ne okazu malagrablaĵoj kaj plendoj. La vagonaro alvenas je la 11,03 h. al Chemnitz, post kio mi devas plenumi diversajn laborojn, antaŭ ol mi povas forlasi la vagonaron. Tiu tempo estas kompensata pokvaronhore.

Laŭ la laborleĝo mi havas paŭzon de la 11,18-a ĝis la 1,54-a h. Sed malfruiĝo aŭ alia laboro ofte devigas min pli longe labori ĉe alveno aŭ antaŭ foriro. Mi iras poste en la restadejon por veturpersonaro en Chemnitz, kaj renkontas kolegojn de diversaj stacioj. Dum la paŭzo mi skizas esperantaĵojn, legas gazetojn, librojn, ĉar hejme mi ne ĉiam havas sufiĉe da tempo, varmigas mian kunportitan manĝaĵon ktp.

Kiam estas la 13,30 h., mi pretigas min por iri al la Leipzig-a rapidvagonaro, kiu ekveturas je la 14,39 h., farante la saman supreciti­tan laboron, kaj alvenas je la 16,16 al Leipzig.

Post plenumo de la jam citita laboro mi iras al perono 23, kie haltas la vagonaro por Grossbothen. Mi ekveturas je la 17,14 h. kaj alvenas je la 18,23 h. al Grossbothen.

Kiam krepuskiĝadas, mi devas eklumigi la kupeojn kaj signalojn, kaj kiam

[BILDO p.4 | 44,56,58,70] Portreto de la aŭtoro, fervoja konduktoro kun uniforma kaskedo kaj lipharoj.

kun la sama vagonaro mi reveturas je la 18,41 kaj alvenas je la 19,49 al Leipzig, mia taga deĵoro estas finita.

Mi notas en mia libro 10,10 h. de reala labortempo, rigardas la deĵorplanon, kaj kiam estas sufiĉe da tempo inter la du deĵoroj, mi iras volonte piede hejmen.

Kiam mi estas alveninta en mian loĝejon, mi trarigardas supraĵe la alvenintajn leterojn, gazetojn, esperantaĵojn ktp. kaj enlitiĝas.

Max Häckel (1162), Leipzig.

“La vorto estas kvazaŭ vojeto en maro, sed vojon postlasas la faro!”

Henrik Ibsen.

Difinoj

Sennaciismo. — Kultura doktrino kies ĉefaj celoj estas: 1. Malaperigo de ĉiuj nacioj kaj ŝtatoj konsiderataj kiel sendependaj unuoj; 2. mondmastrumado kaj raciigo de la produktado laŭ sciencaj metodoj; 3. unuecigo de ĉiuj mezuriloj kaj kalkuliloj; 4. starigo de racie artefarita lingvo universala, uzota kiel la sola kulturlingvo.

Pravigo. — La sennaciismo sin apogas sur la historia materialismo, kiu instruas, ke la produktofortoj tendencas al senĉesa malvolviĝo kaj interplektiĝo, kio neeviteble estigos mondekonomion. Tial ke la ideologia superstrukturo, rezultanta grandparte el la produkt- kaj vivkondiĉoj de la homoj, ĉiam malfruas rilate al la ŝanĝoj okazintaj en la produktorimedoj, la sennaciismo celas instrui la homojn racie — ne naciece aŭ religiece, kio finanalize estas la samo — por tiel glatigi la vojon al la historia procezo.

Rimarko. — Principe, la historia procezo povus alkonduki la homan socion al ĝia lasta stadio de malvolviĝo, t. e. al sennacieca stato, per la rimedoj de l’ kapitalisma imperialismo. Fakte, ekzistas en ĉi tiu lasta sistemo internaj kontraŭdiroj, kiuj kreas grandan riskon je pereigo de la civilizacio per science organizitaj militoj. Tial la sennaciismo sin apogas sur la proletara klaso, kies interesoj estas tutmonde la samaj. La klasbatalo ja instigas kaj devigas la ekspluatatan klason al pli kaj pli larĝa unuiĝo, kaj tio okazigos la forrenverson de l’ ĥaosa kaj krimoplena reĝimo kapitalista.

Konsekvence la proletara sennaciismo havas nenion komunan kun la kapitalista imperialismo aŭ kun la burĝa kosmopolitismo.

Sciigo. — La sennaciisma doktrino estas jam nun embrie aplikata de Sennacieca Asocio Tutmonda en ĝia organizformo. Multaj (ne ĉiuj) membroj de tiu organizo celas fariĝi konsciaj sennaciuloj. Ili tamen opinias, ke necesas unue esti praktikinta kaj aplikinta esperanton, t. e. sennaciecan lingvon, dum kelka tempo, por povi kompreni la priparolitan doktrinon. Tial ili ne propagandas ĝin ekster esperantistaj rondoj.

Sennaciano. — Homo, kiu aprobas principe la sennaciismon.

Sennaciulo. — Homo, kiu konscie celas kaj ĉiel eble provas jam nun konformigi siajn pensojn, sentojn kaj agojn al sennaciismo.

Burĝo. — 1. Mezklasulo, ne nobelo, ne proleto. — 2. Homo, havanta kapitalon kaj ekspluatanta laboristojn. — 3. Homo, ne progresema, ne deziranta ŝanĝi la ekzistantan sociordon. Proleto povas esti burĝmensa; homo havanta burĝan pozicion povas tamen ne havi burĝan menson.

Proleto. — Homo, kies vivrimedoj estas la nura vendo de sia laborforto. — Proletaro. Klaso de la proletoj. E. L.

— paĝo 5 —

SENNACIULO 159

TRA ESPERANTIO

EL LA REDAKTEJO

Ĉu fine aŭdiĝos nia voĉo? Ĉu daŭros ankoraŭ longe la sendado de materialo, kiun uzi ni ne povas, tial ke ĝi ne konformiĝas al redakciaj postuloj? Ĉu oni ne kompatos niajn okulojn kaj tiujn de la kompostistoj? Cetere ĉi tiuj lastatempe ribelis kaj rifuzis, tre prave, komposti manuskriptojn, kiujn, pro manko de tempo, ni ne povis rekopii. En la redaktejo oni penadas por atingi, ke “S-ulo” fariĝu la plej perfekta el ĉiuj esperantaj gazetoj. Ĉu do ni ne rajtas postuli, ke la kunlaborantoj ankaŭ helpu al ni en tio per atento al niaj rimarkoj? Ni ripetas:

Verku klare, koncize en esperanta — ne en nacieca — stilo; skribu legeble sur unu sola flanko de l’ papero kaj ne tro dense por ebligi eventualajn korektojn, ĉu stilajn, ĉu gramatikajn. Ne forgesu, ke ciferplenajn artikolojn ne ŝatas la granda plimulto el niaj legantoj. Ciferabundo ne estas ĉiam signo de objektiveco. Objektivecon oni povas atingi nur penante servi al la vero, ne al iu tendenco aŭ partio. Objektiveco estas rezulto de observemo kaj intelekta honesteco.


Ni sciigas al la verkontoj de “Tago el mia vivo”, ke ni jam posedas por tiu rubriko pli ol dek manuskriptojn. Ili laŭvice aperos. Sekve, la K-doj, kiuj intencas verki similajn artikolojn, bonvolu ne rapidi.

Pri tiu rubriko ni jam rimarkigis, ke multaj “Tagoj” tro similas unu la alian. Oni povas eble klarigi tiun fakton per tio, ke la laborista vivo tre similas en ĉiuj landoj. Povas esti. Sed legantoj jam plendis pri la unutoneco de la “Tagoj”. Por forigi tiun mankon, K-do 3890 deziras legi pri “Eksterordinara tago el mia vivo”. La ideo ŝajnas al ni bona. Ni esperas, ke nia K-do mem sendos la unuan artikolon pri tiu temo.

K-do 1851 proponas la starigon de nova rubriko kun jena titolo: Novaĵoj. Ĝi entenus resumojn pri la laborista kaj ekonomia movadoj en ĉiuj landoj. Tiun proponon ni ankaŭ ne kontraŭdiras. Ni nur petas, ke la proponinto prenu sur sin tiun taskon. La sperto montros ĉu la Legantaro bonakceptos la “novaĵojn” de nia K-do.


Ni sincere dankas al ĉiuj SAT-anoj, kiuj interesiĝas pri sia gazeto. Bedaŭrinde estas neeble efektivigi ĉiujn bonajn ideojn. La plej malfacile forigebla manko en nia afero estas la tro malgranda nombro de abonantoj. Ni bezonas almenaŭ 4000 por povi enmeti pli ofte ilustraĵojn aŭ aldonajn paĝojn, kiam bona kaj aktuala materialo abundas.

Nunjare ni eldonos la ducentan n-ron de “S-ulo”. Tiu fakto estas sufiĉe atentinda kaj ĝojiga. Sed ĉu ne estas plorinde, ke nun ni havas apenaŭ 3000 abonantojn? Certe ne ĉiu SAT-ano faris sian devon.

Vekiĝu! Varbadu! Ĉe la VIII-a Kongreso, ĉe la apero de la 200-a n-ro, “S-ulo” havu la 4000 necesajn abonantojn! …

      1. E. L.

Pri volontula traduka servo

En “S-ulo” (n-o 167) Dneprano arde rekomendas por laboristaj organizoj la servon de traduk-volontuloj. Laŭ mia opinio, tia aranĝo nur donas unu plian lingvon al la gvidantoj, por interrilati kun aliaj landoj; tio helpus ilin per senpaga servo kaj neniel efikus por disvastiĝo de esp-o. La gvidantoj tute ne deziras, ke la gvidatoj senpere interrilatu — tio ja malgravigus ilian rolon. Sed nia celo estas ja, ke esp-o disvastiĝu ĉe la tuta Laboristaro. Por tion atingi necesas montri al la amaso la utilon, kiun donas nia lingvo. Por tio havas gravan rolon korespondado kun alilandanoj. Sed ĝi okazu ne inter gvidantoj de organizoj, sed inter privataj grupoj, laŭ interesoj formiĝintaj ĉe diversaj profesiaj kaj kulturaj organizoj (kolektiva korespondado). Ekzemple, se iu K-do povas veki intereson ĉe kelkaj siaj samprofesianoj pri vivkondiĉoj de alilandaj K-doj de sama profesio, li proponu al ili ekkorespondadi pri tio. Ili komune prezentu diversajn demandojn, laŭ kiuj la esp-a K-do skribu leteron por alilanda simila grupo aŭ unuopa persono. Ricevinte respondon, li dum ĉeesto de ĉiuj interesiĝantaj laŭtlegu traduke la leteron. Same oni povas fari ĉe kulturcelaj unuiĝoj. Ankaŭ oni povas starigi tiucele rondojn ĉe diversaj profunuiĝoj. Tio vekus ĉe multaj la deziron mem senpere interrilati kun alilandaj K-doj.

Korespondadon inter unuopuloj oni povus plivastigi per malgrandigo de elspezoj por afranko. Tion oni povas fari, sendante en unu koverto du apartajn leterojn al du personoj en alia lando. Kompreneble, tio iel ne estas oportuna, kaj povas esti aranĝata nur inter personoj loĝantaj proksime unu al la alia. Kiel jam estas dirite en niaj rondoj: la venko de esperanto venos nur de malsupre.

I. Vahtkerl.

Faktoj kaj komentoj

Komence de decembro okazis manifestacioj aranĝitaj de diversaj universitataj studentoj. Eniris ili en la preĝejojn de hebreoj kaj disrompis ĉion tie troveblan. Batis homojn renkontitajn sur la stratoj. Rompis la fenestrojn de la butikoj. Kaj faris ĉion sub la protekto de la policanaro kaj sub la gardo de militistoj. Plej multon ili disrompis en Oradea-Mare kaj Cluj.

Pri la manifestacioj la registaro aperigis oficialan komunikon en kiu ĝi diras, ke la registaro permesis aranĝi al studentoj la landan kunvenon, sed ke en la supre nomitaj urboj la hungaraj kaj hebreaj komunistoj (?) elvokis la kontraŭagon ĵetante ŝtonojn sur la studentoj.

Sed, ĉu en Faĉet, Predeal ktp. ankaŭ la komunistoj alvokis la studentojn por fari la samon? Kaj ĉu en la diversaj stacidomoj ankaŭ la komunistoj alvokis ilin por bati la vojaĝantojn? Kaj kiam la studentoj faris la supre diritajn banditaĵojn la soldatoj kaj policistoj ridante rigardis.

Mi povas certigi ĉiujn, ke nek la komunistoj nek aliaj laboristoj estis en la proksimeco, ĉar mi konas la rumanan leĝon! Se la laboristoj aranĝus similan “manifestacion” la soldatoj havus la ordonon pafi al ili.

Mi ja bone scias, kiel ankaŭ ĉiu laboristo, ke neniu alia, ol la registaro mem aranĝis tiun ĉi kanajlaĵon por poste arestigi kelkajn laboristojn kaj montri al la eksterlando, ke ili havas energion por sufoki similajn okazintaĵojn.

Do K-doj! Ne kredu tion, kion skribas la diversnaciaj burĝaj gazetoj, ĉar ili estas informitaj per la oficiala komuniko de la rumanlanda ministraro, kiu scipovas sin bone aranĝi por ĵeti sur aliajn similajn barbaraĵojn.

Sennaciece Vidanto.

★

Por nia Distro

Humoro de proleto

Anjo: Patrino, la filineto de nia najbaro M. havas belegan “or-koloran” hararon.

Patrino: Kian hararon? or-koloran?! Idoj de proletoj havas nur bulk-koloran hararon!

(Laŭ AIZ.)

[REKLAMO p.5] VORTARO DE ESPERANTO de KABE (D-ro K. BEIN). Ĉi tiu internacia vortaro, verkita plene en esperanto, enhavas ĉiujn vortojn de nia lingvo (radikajn kaj devenigitajn), ĝenerale uzatajn de l’ esperantistoj, kun esperanta difino de ilia rekta senco kaj iliaj ĉefaj figuraj signifoj. Ĉiu vorto estas difinita kun granda precizeco kaj mirinda klareco. Multaj frazmodeloj por klarigi la sencon de la vortoj kaj igi ilin memoreblaj, faras la verkon allogaanta kaj vivanta. Unu luksa volumo in-8, bindita, 175 pĝ. Prezo: 2.20 mk. g. inkluz. sendkostojn. ADMINISTRACIO DE SAT.

[BILDO p.5 | 78,70,88,77] Granda nigra kvinpinta stelo en la reklamo de la vortaro.

— paĝo 6 —

160 SENNACIULO

Pliintensigo de laborista kulturo

Kial SAT-anoj ne povas pli multe viziti unu la alian? Kompreneble pro la kosto de veturado kaj loĝado. Ĉu helpus nuligi tiun malfacilon, la starigo de dumsomera tendaro, al kiu junuloj povus migri?

Certe la kunevivado tia estus pli efika ol hotela vivado. La ĉielo ne konas la landlimojn kaj la subĉiela vivado de SAT-anoj konus nek la lingvajn barilojn nek naciajn dividojn. Laŭ sperto en niaj kongresoj, plejparte la junuloj viglaj, kaj energiaj interesiĝas pri nia afero. Post ludado, banado, promenado ktp. vespere, oni kantus komune ĉirkaŭ la fajro, aŭ aŭskultus interesan lekcion. Nia “Petro” jam donis ekzemplon pri tio.

Jen diskutenda afero por la venonta Konferenco. Intertempe K-doj kiuj volus partopreni en tia tendaro en Britio (proksime al Londono), skribu al: C. H. Brown, Siesta, Halliford Road, Sunbury-on-Thames, Mdx., Britio, (488.)

★

Ĉu ni fondu Turistan Fakon de SAT?

Lastatempe Proletaro staras jam antaŭ la fakto: ke oni ne devas lasi neforigatajn ĝisnunajn barojn inter la samklasfratoj. Ne hodiaŭ, do morgaŭ — ni devas esti pretaj por alpreni grandegajn ekskursojn el unu lando en la aliajn. Des pli la esperantistoj-turistoj ĉiam havas la eblecon, sen timo esti komprenataj, vojaĝadi ĉiudirekten. Do, ni devas nin organizi ĝustatempe, nome: nun ni havas tre senteblan mankon, ni ne havas turistfakon interne de SAT; kiu gvidus tutmondan turistaron, presus gvidmaterialon por ili, eldonus detalajn geografiajn kartojn de l’ tuta turista mondo, funkciigus en ĉiu lando, en plej belaj lokoj siajn filiojn, kie oni alveturante povus ricevi ĉiuflankan helpon ktp. ktp.

Komenci oni povas per la SAT-kongreso (plej bone samtempe kun ĉi-jara), kie turistoj plej konforme decidos la demandojn pri sia turisma centro, elektos gvidantaron de l’ fako, priparolos financan bazon de la fako, filioj en ĉiu lando, skizos kelkajn plej ordinarajn mondmarŝvojojn (rivere, piede ktp.), decidos pri presorgano de turistoj: ĉu krei sian specialan turistan, ĉu aldoni 1—2 foliojn al aranĝo de “S-ulo”, por tie presi diversajn rakontojn de turistoj sur la vojo aŭ jam alveturintaj. Ankaŭ tie oni povus presi diversajn marŝvojajn projektojn eltrovitajn de turistoj mem; iliajn anoncojn kaj gvidorganizan materialon.

K-doj turistoj, naturamikoj kaj konsciaj proletoj! Subtenu mian alvokon: sendu al mi vian opinion pri ĉi tiu ideo, por ke ni kolektive esploru, ĉu efektivigebla estas mia projekto pri starigo de Turista Fako de SAT.

A. Semjonov (7113), Kremenĉug (Sovetio).

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Britio. La Instruista Labor-Ligo (TLL) en sia lasta kongreso akceptis proponon, alpreni esp-on kiel internacian lingvon por korespondadi, kaj uzi “SR” por doni kaj ricevi informojn. — La ĉijara kongreso de BLEA okazos 7.—9. aprilo en Sheffield. Sukcese funkcias la korespondkursoj de la NCLC, kaj daŭras la artikoloj kaj notoj en “Daily Herald” kaj “Labour Woman”. Novan programon de kunvenoj ĉiusabataj eldonis la Laborista Londona Klubo. — Germanio. Frankfurt-Main. 8. januaro K-do Roth malfermis nian unuan ĉi-jaran konferencon. Nur duono de la frankfurtaj SAT-anoj ĉeestis. Okazis vigla diskuto pri la venonta SAT-konferenco de l’ 5-a sektoro en Amsterdam. La konferenco decidis, okazigi la 5. februaron en Mainz konferencon de la tutdistriktaj SAT-anoj, por pritrakti la Amsterdaman sektorkonferencon. K-do Rud. Schneider (3162), Falkstr., estis elektita peranto kaj K-do Haupt (5662) sekretario. Plue oni menciis, ke ni devas informi regule la sindikatojn, por ke ili vidu prosperon kaj laboron de la SAT-movado. Plue la konferenco decidis, proponi al la asocitago de LEA en Nürnberg, ke la asocio formu esp-o-delegacion por esplori Sovetion. (5662.) — Dresden. 19. januaro 1928 okazis jarkunveno de SAT-anaro. K-do Szczepanski raportis pri la pasinta jaro. Kreskis la nombro de membroj, sed ne estas sufiĉe komprenita la ideo pri sennaciismo. Ĉi manko estu forigota per diskutoj, helpe de eldonitaj verkoj. Oni unuvoĉe reelektis kiel peranton K-don Szczepanski. Programo de kunvenoj estas: 2. febr. parolado de K-do 2611 pri la senlaborul-asekura leĝo; 1. marto tradukvespero por gazetaro; 12. aprilo diskuto pri sennaciismo. Kunvenoj okazas ĉiun 1-an ĵaŭdon de l’mon. en popoldomo. (2611.) — Hungario. 6.—8. januaro okazis kongreso de Hungara Socialdemokrata Partio. En la sekretaria raporto estas menciita — kiel kulturinstituto de la partio — ankaŭ la Hungaria Esp. Societo Laborista. “La esp-ista movado celas la plialtigon de la kultura nivelo de la Proletaro per disvastigado de facila int. lingvo” — diras la raporto i. a. Dank’ al tio jam en preskaŭ ĉiuj partiejoj enlokiĝis la entuziasmaj taĉmentoj de la int. lingvo. — Kanado. Sointula, B. C. Junkomunista sekcio organizis esp-o-grupon en kompartia domo. Grupo estas gvidata. 20 personoj de la vilaĝa loĝantaro partoprenas la kursojn. Kursoj okazas senpage, dufoje semajne kaj estas gvidataj en angla kaj finna lingvoj. Du novaj SAT-anoj. (10044.) — Litovio. En Kaŭnas estis arestita 7.—8. decembro 1927 nia K-do Johano Balĉiunas (7444), kaj kiel multaj socialistoj estis ekzilita al Varniai en koncentran tendaron por ĉiu tempo, dum la “milita” situacio ekzistos en Litovio. — Sovetio. Minsk. Blankrusia komitato de SEU malfermas korespondkursojn konfirmitajn de la popola komisario por klerigo. En ĉiuj blankrusiaj jurnaloj aperis notoj pri la kursoj. — Dum 1927 Minska Radio-stacio disaŭdigis 32 numerojn de la esp.-lingva radiogazeto. De nun la gazeto estas disaŭdigata ĉiulunde je 22.00—22.30 h. laŭ MET. Ondlongo 1170. La aŭdeblecon konigu al adreso: Minsk, Universitetskaja 16, Radio-stacio. — 5. februaro 1928 oficejo de l’ intern. lab. interligo ĉe SEU festas 3-jaran datrevenon de sia ekzisto. Dum ĉi tempo la oficejo sukcesis presi en diversaj blankrusiaj gazetoj preskaŭ 1500 eksterlandajn peresp-ajn leterojn. (4424.) — Novorossijsk. En aŭgusto al ni venis K-do Vili Zimmermann el urbo Halle (Germ.), laboristo-masonisto, vojaĝanta tra USSR. Li vizitis kelkajn SAT-anojn, komitaton de SEU. Post tri tagoj direktis sin Transkaŭkazion, ĝis Tifliso; plejparte li iris piede. — En novembro nian urbon vizitis K-do Klein (Aŭstrio), lab. delegito al Oktobraj Festoj. Li restis nur kelkajn horojn, ne vidinte unu esp-iston pro neatendita alveno. — En decembro nin vizitis K-do Paŭlo Kraŭĉ, sekretario de Usona komjunulara unuiĝo, kiu prosperis kunligiĝi kun lokaj esp-istoj, sed en CK de Komjunularo faris raporton angla-lingve pro neĉeesto de bona esp-isto-tradukisto. Lia vizito donis akcelon por esp-o inter komjunularo de N. (5772.) — Vladivostok. Ĉe Ŝtata Ekstremorienta Universitato (enhavanta la fakultatojn: teknika, agronomia, orientista, pedagogia kaj laborista) fondiĝis Studenta esp-o-grupo. Ĝiaj taskoj: korespondado kun alilandaj revoluciaj gestudentaj organizoj kaj izolaj gestudentoj, kaj interŝanĝo de div. materialoj por studceloj. La anoj de la grupo apartenas al SAT kaj ĝia studenta fako. Adr.: G. D. Universitato; K-do K. Fade (3717). — Svedio. “Signalen”, semajna gazeto por fervojistoj, kiu ĉiunumere havas esp-o-kolonon, enhavis 5. januaron artikolon pri SAT-kongreso en Göteborg kun portreto de K-do Adamson; 19. januaro denove pri la kongreso kun nombro de jam aliĝintaj kongrespartoprenantoj laŭlande. En n-o de 26. januaro tradukon el “S-ulo” (Impresoj pri Sovetio).

NIA POŜTO

3717. — Via kunlaboro por Studenta Paĝo estas dezirinda. Do, ni atendas.

5583. — Ni aperigas vian artikolon. Sed korespondpeton vi devas prezenti kiel anonco (pagata).

10438. — Via artikolo aperos en unu venonta n-o.

10373. — Manuskripto ricevita, aperos siavice. Red.

6391. Ni ne scias kie estas haveblaj la de vi cititaj vortaroj. Ni nur povas prizorgi tiujn vortarojn, se vi indikas al ni la eldoniston. Adm.

MEMORNOTO

Represis el “Sennaciulo”: Ruĝa Postfronto, Ivanovo-Voznesensk, 22. 1., kliŝigas tutan frontpaĝon de S-ulo n-o 161 kun art. pri M. Hoelz. Represis art. el n-oj 163, 166. Rabotniĉesko delo, Sofia, 20. 11. 27, 27. 11. 27, 4. 12. 27, 22. 12. 27.

Represis el “SR.”: The Shop Assistant, London, Inocent Jukov.

Enhavis priesperantajn artikolojn: Accion Cooperatista, Barcelona, 27. 1., Signalen, Stockholm, 5. 1., 12. 1., 26. 1.; Der prol. Freidenker, Düsseldorf (super titolo).

Enhavis notojn pri SAT: Signalen, Stockholm, 5. 1., 19. 1.

Tradukis el esperantaj leteroj: Sächs. Arb.-Zeitung, Leipzig, 28. 1. (al RFB-konferenco).

Enhavis enesperantajn artikolojn: ISK, Schlüchtern, januaro.

Ĉe la neŭtraluloj

Citu la nomojn!

Ni ricevis jenajn du leterojn:

“Ĝenevo 28. Januaro 1928

Estimata Redakcio de Sennaciulo

Estus abomene kaj ridinde suspekti sojn Cart aŭ Corret pri mallojaleco al Esperanto kaj mi petas vin publike korekti tiun kalumnion. Laŭ mia scio neniu Akademiano akceptis enmiksiĝi en la strangajn lingvajn marĉandojn, kontraŭ kiuj mi energie devis protesti en “Esperanto”…

Kun afabla saluto via Edmond Privat.”

— paĝo 7 —

SENNACIULO 161

“29-an de Januaro 1928

Estimata Sinjoro

Vian dilemon sub la titolo “Malkuraĝaj Aludoj”, en la N-ro 173 de Sennaciulo, ni plene akceptas.

S-ro Privat respondu mem pri tio, kio lin koncernas!

Neniu, kiu nin konas, absolute neniu, povos kredi, ke ni estos kapablaj iam perfidi Esperanton.

Tion klare pruvas nia tuta multjara agado.

Altestime via Th. Cart Dr. Pierre Corret Akademianoj.”

Se loko ne mankus en la gazeto, ni volonte komentus larĝe la du akademianajn leterojn ĉi suprajn. Oni rimarku almenaŭ, ke ĉiu persono, kiu konas la historion de la esperanta movado, ne povas, ĉe la lego de la artikolo de s-ro Privat, ne pensi, ke la celitoj estas s-roj Cart kaj Corret. Cetere, ili mem konsentas pri tiu nia aserto, deklarante: “Ni plene akceptas vian dilemon”.

El tio ni konkludu, ke estis ja “abomene” suspektigi tiujn du akademianojn. Ĉu do la gvidanto de UEA ne komprenas la signifon de la frazoj, kiujn li eldiras?… Ni ripetas: s-ro Privat devas citi la nomojn de la personoj, kiuj estas pretaj perfidi esperanton. Ne decas aludoj, kiuj povas suspektigi ĉiun “eminentulon”.

Jam kelkfoje ni diris tute malkaŝe, ke la sinteno de la Akademio estis erara, rilate la landnoman demandon. Prave malprave, s-ro Hodler enkondukis la formon kun io en epoko, kiam, pro la milito, tute ne funkciis la lingvaj institucioj. Sekve oni devis ne kondamni kiel herezulojn la uzantojn de la nova formo, sed lasi al la vivo la zorgon decidi, kiu el ambaŭ formoj — ujo aŭ io — estas pli vivkapabla.

Ĉi okaze ni opinias necese deklari, ke en niaj okuloj s-roj Cart kaj Corret aspektis eble kiel “fanatikuloj”, sed ne kiel mallojaluloj.

E. L.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

L. = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Britio.

K-do E. B. Green, 52, Eastfield Road, Enfield, Wash., Middlesex, dez. koresp. PI, bfl. Nepre resp.

Bulgario.

— Kursanoj el progresinta kurso dez. koresp. kĉl. L, PK, PI, bfl. Ankaŭ mi persone dez. koresp. Adr.: K. Uzunov, Petriĉ.

Ĉeĥoslovakio.

K-do Johano Riha, Dessendorf, n-o 157, dez. interŝ. PI, PM, kĉl., precipe kun eksterreŭropaj landoj.

Francio.

K-do Bourdeau Guy, 73, rue Barbès, Bourges (Cher), dez. interŝ. PI, kĉl.

— Anarĥiista grupo dez. koresp. kun geanarĥiistoj kĉl. Skribu al: K-do Moreau, 29, rue de Bonnevide, S. Denis (Seine).

Jugoslavio.

K-do Josipoviĉ Slavko, Ilirska ul. 48, Osijek, I, dez. koresp. kĉl., precipe kun vegetaranoj k. Budianoj, L, PK.

Germanio.

K-do Paul Gruner, Chemnitzer Str. 62, Limbach i. Sa., dez. koresp. kĉl. nur PI. Resp. garantiata.

K-do Kurt Häser, Seminarstr. 16, Dresden A. 5, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

— Mi serĉas korespondantojn por miaj lernantoj. Skribu multnombre. Resp. garantiata. Adr.: O. Kretzschmar, Luisenstr. 6, Meissen i. S.

— 50 gekursanoj dez. koresp. kĉl. per mallongaj L, PK, PI, tuj resp. Adr.: K-do Hans Heretsch, Alsenstr. 57, Breslau, VI.

K-do Erich Kaiser, Dresdner Str. 4, Rähnitz-Hellerau i. S., dez. koresp. kĉl. L, PI, bfl., precipe kun kompostistoj.

K-do Alwin Döring, Leutersdorf, A. 11, i. S. ĉiam interŝ. L, PK, PI, gaz., jurnalojn ktp. Skribu multnombre! Resp. garantiata.

K-do Hans Berka, Jonsdorf, 58, apud Zittau i. Sa., dez. koresp. kĉl. L, PI, PM. Resp. garantiata.

K-do Osw. Heinrich, Jonsdorf, 18, ap. Zittau i. S., dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.

K-do Graetz, Waldemarstr. 17, Rostock dankas por alsenditaj poŝtaĵoj. El Sovetio ni ricevis tiom da korespondaĵoj, ke ne eblas respondi al ĉiuj. Pardonu Gek-doj! La kaso ne permesas tion.

Rumanio.

K-do Francisko Abel, Jud. Arad, Ineu, dez. koresp. L, PI, interŝ. nacilingvajn gaz. kĉl.

Sovetio.

Gek-doj Sofio k. Jozefo Ŝac, Vjerĥn. Kolonja, 39, kv. 1, Kamenskoje, Dnepropetr. okr., koresp. kun gejunuloj ĉl.

K-do Kurĉik, Komsomolskaja 25, Minsk, koresp. kĉl. por junulara gazeto.

— Esp. Rondeto ĉe Vilaĝ. mastr. metiejo koresp. kun metalistoj, Adr.: Minsk, Pervomajskaja, 3, Selĥozmasterskije im Burbisa.

— Juda Klubo je nomo de Roza Luksemburg, Bolotov per. 14, Niĵni-Novgorod, dez. koresp. kun kolektivoj k. individuoj pri lab., metiista k. junulara vivo, kontraŭreligia movado, socilukto ktp.

K-do Hermann Konovalov, Teatralnaja pl. d. 6. kv. 11, Niĵni-Novgorod, dez. interŝanĝe ricevi germanlingvajn librojn k. revuojn kontraŭ ruslingvaj. Sendu antaŭe proponojn.

K-do Aleksandro Kurprijanov, Sormovo, Nijegorodskoj gub., Zavod “Krasnoje Sormovo”, Zavodskaja Tipografija, rab. 6596, dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.

K-do L. I. Ploŝkin, Sormovo, Nijegorodskoj gub., Zavod “Krasnoje Sormovo”, Zavodskaja Tipografija, rab. 25621, dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.

K-do A. Vagner, Urickaja ŝkola, 2, Naro-Fominsk, Mosk. gub., dez. koresp. precipe pri literaturo, artoj k. pedagogio, L, PI.

— Dudek gestudentoj dez. koresp. kĉl. Ĉiam resp. Adr.: Voldemaro Sorokin, Gorbataja, 25, Novoĉerkask.

K-do Nikolao Ĉerni, Truĥanov Ostrov, Naberejna, 17, 2, Kiev, dez. koresp. pri div. temoj kĉl. Resp. garantiata.

K-do Nikolao Kozlakovski, Deĥtjarna-str. 13, 6, Kiev, dez. koresp. kĉl. PI, gaz.

K-do R. Sikorski, Verĥne-Piatnicka, 9, kv. 2, Smolensk, dez. koresp. kun instruistoj de matematiko kĉl.

K-do S. B. Libermann, ul. Ĵukovskogo, 29, Odessa, dez. koresp. k. interŝ. presaĵojn, L, PI, kĉl. ktp.

K-dino A. Rymar, Bliĵnije Melnicy, Zorinskaja, 3-4, Odessa, dez. koresp. kĉl.

K-dino O. Nemirovskaja, Bliĵnije Melnicy, Zorinskaja, 18—3, Odessa, dez. koresp. kĉl.

K-dino S. Glocer, Gospitalnaja, 65—14, Odessa, dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.

— Ĉiu, kiu dez. ricevi detalan let. pri vivkondiĉoj de Sovetia junlaboristaro, skribu saman al K-do Ginesski, Kominterna, 21—10, Odessa.

K-do K. Linda, Smirnovskaja, 4—12, Odessa, dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.

— Lab. Int. kor. oficejo ĉe Gubkom SEU, poŝtkesto, 305, Leningrad, koresp. kaj peras kor. inter labor. polit. organ., espergrupoj, interŝ. mater. por preso kaj ekspozio.

[REKLAMO p.7] Ĵus aperis: Humor’ de l’ mondo en Esperanto de D-ro Emil Pfeffer. La ŝerco, sprito kaj anekdoto de diversaj popoloj en Esperanto kun akompanata germana teksto kaj lingvaj klarigoj. 96 paĝoj — Prezo 0.50 mk. germ. De la sama aŭtoro: — mk. germ. Esperanto en 10 lecionoj (lernolibro por germanoj) . . . 0.25 Unua Esperanta legolibro por komencantoj kaj kursoj . . . 0.25 Vortaro Esperanta-Germana . . . 0.25 Vortaro Germana-Esperanta (30 000 tradukoj) . . . 1.— Ĉu vi parolas Esperante? (Enkonduko en la esperantan konversacion) . 0.25 Esperanta Komerca Korespondo . . . 0.50 Administracio de SAT, R. Lerchner, Leipzig O. 27, Colmstr. 1. Poŝtĉek-Konto 6835.

— paĝo 8 —

162 SENNACIULO

Sovetio. (Daŭrigo)

— Esperanto-Komitato de SEU (Labesko), Dnepropetrovsk, dez. koresp. kĉl. L. pri lab. movado, virina vivo, sporto. Interŝ. gazetojn, esp. librojn. Resp. garantiata.

K-do S. Teplouhov, Zavkom. Lysva, Permsk. okr., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

— Anoj de esp. rondeto, dez. koresp. kun esp-istoj de Germanio pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Resp. garantiata. Adr.: K-do Gromov, Leninskaja, 92, kv. 1, Blagoveŝĉensk.

— Fervojista Klubo, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK. Adr.: Samara, Lva Tolstogo, 94, Pravlenije j. d., Kluba imeni Revolucii, 1905 g.

K-do V. V. Kalaŝnikov, Gruzinskij per. 6, kv. 6, Niĵni-Novgorod, dez. koresp. kĉl. kun financ-, bank-, asekur- k. ŝparkasoficistoj k. IRH-anoj pri vivkondiĉoj, laborkondiĉoj, labortekniko k. IRH-movado. Ĉio interesa estos uzata en preso. Resp. garantiata.

K-do A. P. Lanovenko, Paŝperovski zavod, P. O. Tetiev forveturis el la hejmloko. Nun li estas en Belaja-Cerkov. Tamen ĉi-adreso ankoraŭ ne estas konstanta.

— Junulo dez. koresp. kĉl. L. PK, PI. Adr.: K-do Leonid Lukaŝeviĉ (lernanto), Pleĥanovskaja, 5, St. Perovo, M.-Kazana fervojo.

— 30 kursanoj ĉe lab. fervojista klubo dez. koresp. kĉl. L, PK, PI, gaz., jurn. k. s., pri laborkondiĉoj, salajroj, lab. movado, klasbatalo k. s. Adr.: Raboĉij Klub, Kruĵok Esperanto, St. Perovo, M.-Kazan. j. d.

K-do I. Borisov, Omsko, 9, linia, 58, dez. koresp. kĉl. L, PK, PI pri pedagogio, vivmaniero k. a. demandoj.

K-dino Tomĉuk, kontoro prjadilinih fabriko, Naro-Fominsk, Mosk. gub. ŝanĝis sian adreson k. dez. koresp. pri div. temoj. L, PK, PI.

— Esperantista Komitato anoncas, ke K-do S. N. Aptekman estas peranto por junulorganizoj, kom. jun. ĉeloj k. pionirorganizoj de urbo Rostov/Don. Adr.: Rostov/Don, Srednij pr. 39, kv. 6.

K-do A. F. Semenov, Sovapteka, Buguruslan, Samar. gub., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. L, PK, PI.

— Laboristaj koresp-antoj de loka murgazeto dez. koresp. kun Labkoroj el ĉl. pri div. temoj. Adr.: Kiev, Petrovka, Konstantinovska, 5, Klub Vodnikov al K-do Kovalenko.

K-do A. Sokolov, B. Spaaskaja, 12, kv. 13, Moskvo, 10, dez. koresp. L, PI, gaz., pri jun. movado k. a. temoj. Resp. garantiata.

K-do Paŭlo Trofimov, Kurskaja, 13, Kamenskoje, Dnepropetr. okr. dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

K-do L. Narviŝ, Ĵeleznodorojnaja-str. 5, Kamenskoje, Dnepropetr. okr. dez. koresp. kun ĉl. gejunuloj.

K-dino Ilaja Joffe, Poĉtovaja, 5, Kamenskoje, Dnepropetr. okr. dez. koresp. kun ĉl. gejunuloj.

K-dino Viŝnevskaja, Pavlovskaja, 4, Kamenskoje, Dnepropetr. okr., dez. koresp. kun ĉl. gejunuloj.

K-dino Hort, ul. Derĵinskogo, 38, Kamenskoje, Dnepropetr. okr. dez. koresp. kun ĉl. gejunuloj.

Svedio.

— Esp.-rondo de laboristoj dez. koresp. kĉl. L, PI. Resp. garantiata. Adr.: K-do Hj. Häll, Box, 21, Bollebygd.

Usono.

K-do G. J. Kroes, 1869, Madison avenue, New York, City, dez. koresp. pri ĉ. temoj. Interŝ. PI, esp. gaz.

ATENTU! Ĉu vi volas ricevi informojn pri vivo de unua proleta ŝtato? Faru demandojn! Adresu: USSR, Odessa, Puŝkinskaja, 32, “Izvestija” Esperanto-Fako. Nepre respondas!

ATENTU! Laboristoj k. oficistoj de Rjeva Alkohol-branda Uzino, dez. koresp. kolektive kĉl. pri ekonomia situacio, mor- k. laborkondiĉoj ktp. Personaj let. estas ankaŭ resp. Ni petas niajn K-dojn kunagi kaj plifaciligi interrilatojn. Adr.: USSR, Rjev, Tverskoj gub., Spirtovodocnij Zavod, Zavkom.

ATENTU! Loka Komitato de SEU koresp. kun laboristaj organizoj k. individuoj el ĉl. — Petas sendi esperantaĵojn por aranĝota ekspozicio. Respondo garantiata. Adr.: K-do Borovskij, Krasnoarmejskaja, 35, Partŝkola, Novorosijsk (USSR).

Atentu eksterlandaj Gek-doj!

[BILDO p.8 | 38,40,44,52] Granda nigra krisigno apud la anonco.

Estas petataj ĉiulandaj aktivaj SAT-anoj, korespondemuloj por individua aŭ kolektiva korespondado. Skribu pri viaj labor-, viv- k. salajrokondiĉoj en via laborejo, fabriko aŭ oficejo. Interesaj leteroj aperos en nia murgazeto, kiu aperadas de la 7-a de novembro 1927. Al interesatoj respondo estas garantiata pri samaj temoj. Ĉion adresu al: Esperanto-ĉelo ĉe Telefona uzino je nomo de V. I. Lenin, Niĵni-Novgorod, Miza, Red. Kolegio (USSR).

ATENTU! Geesperantistoj tutmondaj! 4. marto 1928 nia grupo festos la inaŭguron de nia standardo. Se eble, venu k. estu niaj gastoj en Nowawes (urbo inter Berlin k. Potsdam). Aŭ almenaŭ sendu salutleterojn! Montru, ke la solidareco inter la proleta esp-istaro vivas! Super niaj kapoj flirtu ruĝa standardo kun verda stelo! Laborista esp. grupo “Ni estu fratoj!” Nowawes (Germanio).

Atentu! Por povi montri, ke en la tuta mondo ekzistas esperantistoj, ni petas sendi al ni belajn PI, PK bfl. por propaganda vespero. Skribu ankaŭ kiu dez. koresp. Ĉiuj ricevos resp. Adr.: Esperanto-Grupo “Progreso”, Leinbachstr. 40, Neckargartach, Wttbg. (Germanio).

Dek jaroj de Ruĝa Armeo! Ruĝfront-batalantoj de Germanio, Aŭstrio k. a. klaskonsciaj proletoj sendu viajn salutojn k. bondezirojn al tago de la 10-jara ekzisto de laborista-kamparana Ruĝa Armeo (ne pli malfrue ol la 15. 2. 28). Rekompence ni sendos ruĝarmeajn gazetojn, jurnalojn, fotojn k. esperantlingvan leter-historion de R. A. Adresu: USSR, Odessa, Puŝkinskaja, 32, “Izvestija”, Esperanto.

SAT-anoj! Atentu!

La “Perespkom.” de distrikto Orient-Saksio starigis jenajn korespondfakojn por laboristaj organizoj:

Tekslaborista sindikato: Paul Frenzel, Gross-Schönau. Metallaborista sindikato: } H. Scherbaum, Lignaĵista sindikato: } Gross-Schönau Konstrulaborista sindikato: Max Männig, Sommerau. Socialdem. Partio: William Hennig, Bertsdorf. Komunista Partio, RFB: Alfred Spitzer, Neugersdorf. Intern. Ruĝa Helpo: } Reinhard Rudolph Intern. Laborista Helpo: } Olbersdorf 160 a. Konsumkooperativo: Artur Guhr, Seifhennersdorf. Naturamika movado: Marta Roscher, Seifhennersdorf. Liberpensularo: Karl Krause, Warnsdorf, Ĉeĥoslov. Sportularo: Franz Kletschka, Neu-Eibau.

Gek-doj, koresp. kun ni pri ĉ. gravaj problemoj. La materialon ni bezonas por murgazetoj, ĉiutagaj gazetoj kaj kunvenoj. Helpu al ni plenumi nian servan devon! Respondo garantiata!

Kolektivajn korespondaĵojn sendu al la gvidanto de “Perespkom.”: K-do Hermann Scherbaum, Gross-Schönau i. Sa., Teichstr. 9 (Germ.)

ATENTU! Kun ĵurnalistoj kaj verkistoj ĉiulandaj mi dez. konstantan interŝanĝon de artikoloj, interesaj raportoj, rakontoj ktp. pri diversaj temoj. K-do G. Nitzsche, Zwickauer Str. 152, Chemnitz (Germanio).

Atentu! K-do Mikaelo Kojevnikov (loĝis antaŭe en Visimo-Ŝajtansk) ŝanĝis adreson pro sia oficŝanĝo (antaŭe lernejestro, nun inspektoro de l’socia edukado). Lia nova adreso: Alapaevsk, N-Tagilsk. okr. Ural — Rajispolkom, USSR. De ĉiuj siaj korespondantoj li petas pardonon pro longa nerespondo. SAT-anoj, korektu vian 262-an paĝon de jarlibro! (SAT-ano 7053)

ATENTU! SAT-rondo Rabenstein deziras koresp. kun grupoj k. individuoj pri div. temoj kĉl. Adr.: K-do Karl Kämpfe, Forststr. 27, Rabenstein ap. Chemnitz (Germanio).

SAT-anoj! En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron.

ENHAVO:

Pri Svedio kaj la Kongresurbo . pĝ. 155 Maskobaloj . . . . . . „ 156 Por la patrioj . . . . . . „ 156 Nacia frenezeco . . . . . . „ 156 Indiĝenaj moroj en Angola . . . „ 157 Por la juna Sacco . . . . . . „ 157 Nia klubo . . . . . . „ 158 Tago el mia vivo . . . . . . „ 158 Difinoj . . . . . . „ 158 Faktoj kaj komentoj . . . . . . „ 159 Por nia Distro . . . . . . „ 159 Tra Esperantio . . . . . . „ 159—61 Korespondado, anoncoj . . . . „ 161—62

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

N-ro 177, 23-a de februaro 1928

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

4-a Jaro. N-o 177 — APERAS SEMAJNE — 23. Februaro 1928

[BILDO p.1 | 40,4,55,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», super la titolo de la gazeto.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

LA KLASBATALO EN JAPANIO

Ekonomia krizego jam delonge daŭranta pereigis multajn malgrandajn kaj mezajn entreprenojn. Du aŭ tri trustoj regas la diversajn industriojn de tuta Japanio. Samgrade la burĝa politika pozicio rapidege disvolviĝis kaj antaŭeniris al faŝismo. Nobelaro, restaĵo de feŭdala sistemo, estas unuigita de la blanka mano de l’ burĝaro kiel faŝista gvardio. La ĉefministro Tanaka, generalo modele faŝista, deklaris pri la ĉefaj celoj de tiu faŝismo: 1. Propagandado de patriotismo, 2. Organizo de blanka armeo, 3. Malhelpo de strikoj, 4. Blanka edukado de studentoj, 5. Pereigo de komunismo!

Por faŝistigi la soldatojn, junulojn kaj virinojn, la registaro eluzas ĉiujn burĝajn organizojn: Radion, burĝajn ĵurnalojn kaj memorfestojn de pasintaj militoj. Asocio de faŝistoj subvenciata de l’ registaro naskiĝis celante subpremi la laboristan movadon. En festo de la Oktobra Revolucio multaj proletaj asocioj estis atakataj de armitaj faŝistoj.

La ĝeneralaj vivkondiĉoj de la popolo pli kaj pli malboniĝis. 300 000 laboristoj estas lokaŭtitaj, kaj ili malsatas kun la familioj. Manko de nutraĵo kaj malpuro de la domoj malsanigas multajn laboristinfanojn kaj mortigas ilin sekve de la lokaŭto, ĉar la kuracistoj rifuzas kuraci monon malhavantajn laboristojn. Kaj tiuj-kiuj laboras, devas labori 9—13 horojn en malpuraj fabrikoj. Nokta laboro de junaj virinoj estas ankoraŭ permesata en ŝpinejoj kaj minejoj. Okazas multaj protest-strikoj pro malaltigo de la tagsalajro. Sindona lakeo de burĝo, policano kaj faŝisto, malhelpas strikon per forto, atako; enkarcerigo kaj mensogo. Senkulpaj laboristoj estas malliberigataj en malsanigaj karceroj.

[BILDO p.1 | 41,48,62,64] Nigra desegnaĵo: laboristo levas martelon super la kapo, antaŭ fabrikaj kamentuboj.

Ni sufiĉe spertas, ke la juĝistoj estas reprezentantoj de la burĝa klaso. Kiel hundoj multegaj detektivoj observadas konstante aktivajn komunistojn, timante disvolviĝon de laborista agado. Malliberigitaj laboristoj sole rajtas legi librojn de religia enhavo. Por sin ŝirmi kontraŭ faŝistaj atakoj, Laboristaro organizis junlaboristajn batalantarojn. Oni tute ne timas la malliberiĝon kaj bataladas kontraŭ forto de l’ burĝaro. Proletaj gazetoj, paroladoj kaj manifestacioj ofte estas malhelpataj per kruela rimedo de l’ registaro. Ni deklaras, ke la japana leĝo por presaĵoj estas la plej severa en la tuta mondo. Malgraŭ tia kondiĉo multe da tradukoj el la verkoj de Marks kaj Lenin flugis en urbojn kaj kamparon (300 000 volumoj de “Marks, La Kapitalo”). Ĉiuj verkoj de Lenin estas tradukitaj. Tiu ĉi fakto garantias la disvolviĝon de japana proleta movado.

Aliflanke la plej kruele subpremataj proletoj de Koreo kaj de Formoso rapidege revoluciiĝis, batalante kontraŭ la registaro, kiu en ambaŭ landoj estas grandburĝa-entreprenista. Multaj loĝantoj tiulande estas forpelitaj el siaj hejmoj. La japanaj kamparanoj, kiuj reprezentas la plimulton de l’ loĝantaro kaj vivas en plej mizeraj kondiĉoj, unuiĝis kun la kuraĝaj urbaj laboristoj.

Ni trovas en Japanio nuntempe similan socian situacion, kiel estis en Rusio dum la socia krizo de 1905. Proletaj gazetoj klopodas propagandi “militon kontraŭ la milito”, ĉar en najbara Ĉinio niaj klasfratoj estas buĉataj en sia lukto kontraŭ imperialismo ankaŭ kaj ĉefe de japanaj militistaroj. Ni helpu al niaj revoluciemaj ĉiniaj K-doj!

Tokiano.

Malmultaj estas ni, ni estas malmultaj nombre. Pluvo, vento, uragano! Amasiĝante — neniam disiĝu! Mallevu la standardon! Levante ĝin, marŝi neoportunas, Ĉar ni povas esti forblovitaj. Ĝis kiam la tero haltos turnadon, Neniam forlasu esperon al la tagiĝo.

El la japana poemo: “Mallevu la standardon”, Hajime I.

— paĝo 2 —

164 SENNACIULO

LA SOLA EN LA TUTMONDO

Kial ni, proletoj, festu dekjaran datrevenon de Sovetia Ruĝa armeo?

Ni, proletoj, estas kontraŭmilitemuloj. Ni malamegas, ni ne povas eĉ pensi trankvile pri armeoj, pafiloj, militistoj. Eĉ se ni vidas ilin, ni kun abomenego rememoras terurajn jarojn 1914—1918, kiam milionoj da niaj fratoj nur pro kaprico de kapitalistoj kaj por iliaj interesoj mortadis sur kampoj de la landaro Mezeŭropa.

Kaj tamen ni, proletoj, devas sincere kaj plenkore partopreni festadon de la 10-jara datreveno de Ruĝarmeo Sovetia, kiu okazos 22—23-an de februaro 1928.

Kial? Ĉar Ruĝa armeo tute ne similas aliajn armeojn. Ĉar ruĝaj soldatoj estas batalantoj por la klaso proleta, sed ne uniforme vestitaj buĉistoj, laŭ ordono de kapitalistaro sufokantaj Laboristaron. Ĉar ruĝarmeanaro estas la antaŭeca, la plej kuraĝa ero de la loĝantaro Sovetia, al kiu lando ĉiu proleto de la tutmondo turnas sian atenton kaj siajn batalesperojn.

Ruĝa armeo estas ido de la proleta Revolucio, naskita de tiu Revolucio kaj ĝin kuraĝe defendinta. Kiam eksplodis la unua Revolucio en Rusio en la jaro 1905, laboristoj de Moskvo, Leningrado, Varsovio kaj aliaj grandaj industriaj urboj, sin arminte, fondis revoluciajn bataltaĉmentojn, kiujn oni nomis “Ruĝa Gvardio”. Laboristoj-ruĝgvardianoj luktis sur barikadoj, detirante la kronon de cara kapo. Ili malvenkis en 1905; mortintaj viktimoj, sangaj oferoj ne alportis la venkon. Sed en la jaro 1917 iama eksperimento estis venkoplene ripetita: en februaro de 1917 ruĝgvardianaj taĉmentoj renversis caran reĝimon, en Oktobro — ili forpelis kapitalistojn. La ruĝa gvardio almilitis potencon en manojn de Proletaro.

Dum Oktobra Revolucio al ruĝgvardianaj taĉmentoj aliĝis soldatoj kaj maristoj de iama cara armeo kaj militŝiparo. Ili kune batalis sur la barikadoj kaj defendis junan proletan ŝtaton kontraŭ atakoj kapitalistaj, kiuj provis realporti malnovan reĝimon. Unu generalo post la alia — Denikin, Judeniĉ, Kolĉak, Vrangel, Krasnov, Dutov k. a. atakis la Sovetan landon, ĉirkaŭis, blokadis ĝin. Tiam la registaro de laboristoj kaj kamparanoj vokis volontulojn-laboristojn soldatiĝi, kaj el Ruĝa Gvardio naskiĝis volontula ruĝa armeo. Sed kvanto de malamikoj kreskis, kreskis ilia forto, necesis pli kaj pli da soldatoj. Tiam la registaro decidis fondi devige-varbatan ruĝan armeon, pri kiu estis dirita en la registara dekreto (leĝo) jeno:

Malnova armeo servis kiel ilo de klasa subpremo de burĝaro al laboristoj. Post transiro de la potenco al laborulaj kaj ekspluatataj klasoj, aperis neceseco fondi novan armeon, kiu estos apogo de Soveta potenco nune, fundamento por anstataŭi konstantan armeon per la tutpopola armiĝo dum la proksima estonto kaj ankaŭ ĝi estu helpilo por la venonta sociala revolucio en Eŭropo.

La du unuajn celojn jam plenumis Ruĝa armeo. Dum la civitana milito kaj nun ĝi estis kaj estas apogo de la Soveta registaro, ĝi forpelis ĉiujn multmilajn armeojn de blankaj generaloj kaj donis eblecon al la Laborularo de Sovetio libere spiri. Nur dank’ al venkoj de Ruĝa armeo laboristoj kaj kamparanoj de USSR nun povas trankvile vivi kaj plibonigi sian ekonomian kaj kulturan staton.

La Ruĝa armeo plenumas la duan taskon — tutpopolan armiĝon. Fonditaj ruĝarmeaj teritoriaj (milicaj) regimentoj ebligas militinstrui kaj prepari por la batalo tutan viran laborulan loĝantaron de USSR. Kaj ankaŭ virinoj, eĉ maljunuloj kaj infanoj volonte studas militarton, por ke okaze de novaj atakoj de kapitalistoj ili povu kun batalilo en manoj lerte defendi sian liberecon. Sufiĉas diri, ke volontula asocio OSO-Aviahim (asocio por helpo al la land-defendo) nun enhavas en siaj vicoj 2 516 340 anojn.

Nun venas plenumo de tria celo — helpo al la Revolucio tutmonda. Ruĝa armeo estas ĉiam preta por tio. Ruĝarmeanoj montras bonan konscion de internacia laborula solidareco: 240 000 ruĝarmeanoj — t. e. 43 % de l’ tuta Ruĝarmeo estas anoj de IRH kaj helpas laŭpove al eksterlandaj fratoj — katenigitaj batalantoj de la revolucio. Necesas nur signalo, nur la unua eksplodo, por ke Ruĝa armeo ne nur per mono kaj donacoj helpu al eksterlandaj klasbatalantoj. Multaj divizioj de Ruĝarmeo havas kiel “ĉefojn” (honorprotektantojn) Laboristaron de Anglio, Germanio, Francio, Italio, Ĉeĥoslovakio, Norvegio, Finnlando kaj aliaj landoj, kaj ruĝarmeanoj ĉiam estas pretaj praktike helpi al siaj protektantoj.

Ni konkludas: Ruĝa armeo estas naskita de la proleta Revolucio por batalo kontraŭ imperialismo. Ruĝa armeo servas por la klasaj celoj de Laborularo, el kies anoj mem ĝi konsistas: en Ruĝarmeo estas inter ĝiaj anoj 17,7 % da laboristoj, 71,3 % da kamparanoj kaj 11 % da laborantaj intelektuloj. Ruĝa armeo ne limigas sin en mallarĝaj naciaj limoj: ĝi estas ĉiam preta batalanto por Revolucio tutmonda.

Tial, Proletaro tutmonda, fratece festu gloran 10-jaran datrevenon de Ruĝa armeo. Kaj precipe festu ĝin nun, kiam mondkapitalistaro preparas novajn militojn, en kiuj Ruĝa armeo estos nia defendanto kontraŭ imperialismo, defendanto de la tutmonda Proletaro, portanta sur sia standardo gloregan devizon: “MILITON KONTRAŬ LA MILITO MEM!”

SOLENA PROMESO (MILITJURO) DE RUĜARMEANOJ

  1. Mi, filo de la laborula popolo, civitano de Soveta Socialista Respublikara Unio akceptas por mi la nomon de militisto de Laborista kaj Kamparana Ruĝa armeo.
  2. Ĉe okuloj de la laborantaj klasoj de USSR kaj de la tutmondo mi promesas porti tiun ĉi nomon honeste, konscience studi la militarton kaj kiel pupilon de la okulo gardi popolan kaj militistan havaĵon kontraŭ difektiĝo kaj detruo.
  3. Mi promesas severe kaj ne flankiĝante sekvi revolucian disciplinon kaj senkontraŭdire plenumi ĉiujn ordonojn de komandantoj, instalitaj per potenco de Laborista kaj Kamparana registaro.
  4. Mi promesas deteni min mem kaj miajn Kamaradojn de ĉiuj agoj, malhonorantaj kaj humiligantaj indecon de civitano de Soveta Socialista Respublikara Unio, kaj ĉiujn miajn agojn kaj pensojn direkti al la grandega celo — liberigo de ĉiuj laboruloj.
  5. Mi promesas tuj post la unua alvoko de la Laborist-Kamparana registaro batalelpaŝi por defendo de la Soveta Potenco kaj en batalo por Unio de Sovetaj Socialistaj Respublikoj, por afero de socialismo kaj frateco de la popoloj ne ŝpari miajn fortojn kaj eĉ la vivon mem.
  6. Se pro malbona konscio mi ne plenumos tiun mian solenan promeson, do estu mia sorto — ĉies malestimo kaj punu min severa mano de la revolucia leĝaro.

[REKLAMO p.2] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio. 150 paĝoj, formato 12×18 cm. Prezo 1 mk. g. Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27

— paĝo 3 —

SENNACIULO 165

EL AMERIKO

Brazilio

La Laborista federacio de la ŝtato Rio Grande do Sul okazigis je la 1. januaro kongreson en la urbo Pelotas, al kiu estis invititaj ĉiuj laboristaj organizoj de ĉiuj unuopaj ŝtatoj kaj distriktoj de Brazilio. Preskaŭ ĉie jam ekzistis iuj laborist-organizoj, sed ili ne havis unuecan kunligiĝon. La fondo de Fedraçao Operaria Regional Brasileira forigas tiun mankon. Amsterdama Internacio ŝajne ricevis malĝustan informon pri tio, ĉar ĝi raportis antaŭ kelka tempo en sia gazetinformilo, ke nun en Brazilio konstituiĝas sekcio de ĝia direkto. Laŭ niaj informoj ekzistas tie la sekvantaj laboristaj organizoj:

En la Ŝtato Rio Grande do Sul reformista movado ne ekzistas. Tie troviĝas kelkaj laboristaj unioj (Unioes Operarias), kiuj estis fondataj fine de la pasinta jarcento, sed hodiaŭ nur ankoraŭ estas poramuzaj unuiĝoj sen rilatoj al la klasbatalo de l’ Proletaro. — La Ŝtato Sao Paolo estas la industriregiono de Brazilio. La laborista movado estas anarkisindikatista. Post la lasta politika revolucio ĉiuj sindikatoj estis nuligataj per oficialaj dekretoj kaj estas parte ankoraŭ hodiaŭ subpremataj. La bolŝevistoj kaj reformistoj tie ne ankoraŭ povis aperi. — En la ĉefurbo Belem de la Ŝtato Para ekzistas kelkaj sindikatoj, kiuj apartenas al ILA¹). Krom ili estas kelkaj memstaraj malgrandaj sindikatoj, kiuj aliĝis al neniu internacio. — En Pernambuco kun la ĉefurbo Recife ekzistas malgrandaj sindikatoj, kiuj troviĝas en la manoj de komunistoj. En la ŝtato Bahia kun la ĉefurbo San Salvador la sindikata movado estas subpremata flanke de la reakcio. En la ŝtato Minas Geraes kun la ĉefurbo Belorizonte ekzistas kelkaj anarkisindikatistaj kaj katolikaj sindikatoj. Ankaŭ en Mato Grosso la laborista movado estas malforta. — En la ĉefurbo de la lando Rio de Janeiro, la movado disfalis en diversajn tendencojn: la anarkisindikatista kaj la komunista. Ekzistas krome la oficistsindikatoj kaj la organizo de la maristoj kaj havenlaboristoj. En la ŝtato Parana nur troviĝas malfortaj sindikataj organizoj anarkosindikalistaj.

La registaro kreis leĝon, laŭ kiu povas esti malpermesataj kaj nuligataj ĉiuj laboristaj organizoj. Ĝi ĉefe celas la anarkisindikatistojn. Sed la fakto, ke oni okazigis tutbrazilian kongreson, pruvas, ke la registaro ne kapablas subpremi la revolucieman spiriton en la laborista movado. Okaze de la manifestacioj por Sacco kaj Vanzetti estis arestataj kelkaj K-doj, inter ili la K-doj Domingos Passes, José Romero kaj Edegar Luernet, sed ili estas reliberigitaj dume.

¹) Internacia Laborista Asocio (Berlina Internacio).

Meksikio

La “Confederacion General de Trabajadoros” (Ĝenerala Konfederacio de l’Laboristoj) en Meksikio, aliĝinta al ILA, dissendis cirkuleron al ĉiuj siaj lokaj organizoj, en kiu ĝi atentigas la fakton, ke en la lando ankoraŭ konstante estas persekutataj revoluciemaj laboristoj pro siaj konvinkoj. Nuntempe la K-doj Librado Rivera, Florentino Ibarra kaj Francisco Flores troviĝas en la malliberejo de Andonegui en Tampico, Tampe. Oni kulpigas ilin esti incitintaj la Proletaron kontraŭ la registaro en publikaj kunvenoj kaj per pamfletoj. Oni asertas, ke la prezidanto de la meksika respubliko estis publike atakata en la gazeto “Sagitario”. Ĉi tiu estis malpermesata kaj la respondecaj eldonantoj arestataj. Vere la “krimo” de niaj K-doj estis tiu, ke ili malkaŝis kaj riproĉis la sovaĝan buĉadon de la Jakvis-indianoj per la armeo de la ŝtato Sonora por la interesoj de la grandbienuloj kaj la eksprezidanto Obregon.

CGT komisiis siajn lokajn organizojn, ĉiuloke fondi agadkomitatojn por la reliberigo de la arestitaj K-doj. Meritas esti menciate, ke Rivera estas maljuna pioniro, kiu dediĉis sian vivon al la plibonigo de la situacio de l’ Proletaro. — La K-doj de ĉiuj landoj estas petataj protesti ĉe la meksikaj ambasadorejoj kontraŭ la aresto de la tri K-doj kaj postuli ilian liberigon.

Laŭ la esp. Gazetservo de ILA.

EL SENDEPENDA ESTONIO

La respubliko Estonio deziras esti tre konata al eksterlando. Tiucele oni fondis iam specialan ministerion. Mi kiel fidela civitano plenumas mian ŝtatan devon, prezentante Estonion al la tutmonda legantaro de “S-ulo”. Mi esperas, ke la eksterlandanoj konvinkiĝos, ke troviĝas en la mondo unu “grandega” kaj “riĉega” regno Estonio.

La ekonomia situacio ĉiujare, ĉiutage pliakriĝas. Grandaj fabrikoj malfunkcias jam de multaj jaroj, inter ili “Dvigatel, kiu antaŭe laborigis 4000 laboristojn, “Peetri”, “Vene – Balti” (ŝipfabriko) ktp. Nun tiuj fabrikoj putriĝas, vastegaj konstruoj detruiĝas, neniu pri ili zorgas. Senlaboreco kreskas ne nur en urboj, sed ankaŭ en kamparo. Ŝtatan subvencion oni ne pagas en Estonio al la senlaboruloj. Nur la komunumajn helplaborojn oni aranĝas, sed tiun “luksan ĝuon” nur havas familiuloj, ne izoluloj. Senlaboreco same kreskas inter cerblaboristoj. Trafan ekzemplon pri tio montras organo de la reganta klaso “Vaba Maa” (Libera Tero), kiu komunikas: “Senlabora intelektularo estas tiel granda, ke ni havas pli ol centon da aspirantoj, kiam ni postulas simplan oficiston, inter ili multe da bonkvalitaj personoj. Tiel aŭtune aspiris pro la posteno de lerneja servisto 2 personoj kun pli alta eduko (ili finis universitaton) kaj multaj finintaj la mezlernejon.”

Pri la nova ŝtata buĝeto skribas la plej granda organo de la reganta klaso “Päevaleht”: “Niaj buĝetoj estas ja ekvilibraj ĉiujare, sed opozicio pro ilia ekvilibrigo ĉiujare kreskas. La buĝetoj proponataj de oficejoj ĉiam superas per grandaj sumoj la antaŭvidatan enspezon. El tio ni vidas, ke la elspezoj kreskas pli rapide ol la enspezoj, kaj ke de jaro al jaro ĉiam pli da ekonomiaj bezonoj restas nekontentigitaj.”

La popolnombro estas stabila, kaj ankaŭ la bezonoj de la popolo estas ĉiujare eksterordinare stabilaj. Tio vekas la impreson, kvazaŭ ni atingis la limon de nia kapableco. Stabiliĝis ankaŭ la armeo de impost-ŝuldantoj, pri kiu indignas la polico, kaj kiu ŝarĝas la satiĝeman impost-aparaton. La regantoj nun staras senkonsile antaŭ la problemo de impostŝuldo, ĉar ĉio, kion oni povis forpreni de iu, estas prenita, ĉu kudromaŝino de tajloro, botŝtipoj de botisto, ĉu veturilo de fiakristo kaj ĉevalo, aŭ bovino de iu kabanulo. Sed tamen ŝarĝo de ŝuldantoj kreskas ĉiujare pli multe, ol postulantoj kapablas ricevi per punpagoj, kiuj kreskas jare je 24 %.

La 24-an de februaro Estonio jubileos sian dekan datrevenon. Tiuokaze burĝa ĵurnalaro skribas malĝoje, ke oni ekonomie devas konstati malkreskon, ke la Laboristaro neniam havis tiajn mizerajn vivkondiĉojn kiel nun!

Kaj kia humoro regas en la literatura kampo? Ĉiun versaĵon, romanon ktp. trairas kiel ruĝa rubando la konstato, ke ne ekzistas pli malbona, perforta, maljusta krimonesto ol la respubliko Estonio kaj ĝia nuna registaro. Ĉiu “defendligano” estas fripono, diboĉulo, mortigisto. Policanoj trenas senkulpulojn en la malliberejojn, kaj militjuĝistaro mortkondamnas ilin.

Sed la ĵurnalaro skribas resume jenon: “Kvankam Estonio estas malgranda kaj malriĉa inter aliaj regnoj, tamen ĝi ne bezonas honti pro tio, ĉar ĝi havas la regnan sendependecon, kaj tio estas valoraĵo, kiun

— paĝo 4 —

166 SENNACIULO

oni devas defendi ĝis “la lasta sangoguto” (!).

Bela logiko: Persistu sen sufiĉe da nutraĵo, vivu nudkorpe; malsaniĝu, putriĝu, mortu, sed ne hontu, vi ja havas “regnan sendependecon”!?

Aŭ kiel eĉ povas vivi tia lando, kiu antaŭe estis parto de alia regno? Apartenis al alia cirklo de ekonomio? Tio estas kvazaŭ fortranĉi de korpo manon aŭ piedon: La korpo postvivas, sed la fortranĉita korpoparto putros kaj formortos.

10438 — Türi.

★

TAGO EL MIA VIVO

Mi estas ministo kaj loĝas en karbminejo distanca 3 kilometrojn de urbo Stalingrad en Sovetio. Mia loĝejo estas komuna por dek personoj. Ĝi konsistas nur el du ĉambroj kaj havas kvar fenestrojn. La unua ĉambro servas kiel kuirejo (granda 8 : 4 m); en ĝi nur dormas la kuiristino. En la dua loĝas dek fraŭloj. Ĝi havas grandecon de 8 : 7 metroj, sed ne estas tre komforta kaj bonmeblita. Laŭ rusa kutimo muro de ĉambromezo kaj plafono estas ŝmiritaj per mortero kaj la muro ornamita per iu pentraĵo el la Revolucio. Sur la ligna planko staras dek ferlitoj kun simpla matraco, ĉe muro ŝranketo kaj skribtablo kovrita per ruĝa tapiŝo, sur kiu kuŝas libroj kaj ĉiutage nova ĵurnalo senpaga. Vespere ni havas elektran lumon tre oportunan.

Mi ellitiĝas je la 4-a horo matene kaj matenmanĝas en la kuirejo post lavo frititajn terpomojn kun lardo. Post rapida manĝo mi trinkas kruĉon da teo aŭ lakto, kaj post kelkaj minutoj mi aŭdas la sonon de fajfilego. Je la 5-a horo mi foriras al ŝaktokorto, kie mi devas eniri vaporbanejon kaj surmetas laborvestojn. Post 15 minutoj mi estas preta, por akcepti lampon. Ĉeflaboristo donas al mi taskon kaj notas labornombron mian. Poste mi sidiĝas kun K-doj apud la laborejo kaj babilas ĝis la 6-a. Tiam mi marŝas sur larĝa ŝtuparo al puto de la ŝakto. Leviĝas el ŝakto la kaĝo, kiu havas du etaĝetojn kaj lokon por 12 personoj. Post 4-foja signalo la lifto komencas malsupreniri al profundo de 240 metroj. Post 3 minutoj mi atingas la subteran vojon; kiu konsistas el du fervojetoj (?). Ambaŭflanke muro kaj plafono estas betonitaj. Laŭ tiu ĉi vojeto mi marŝas norden kaj renkontas krucvojetojn: okcidenten kaj orienten ⁴/₁₀-a karbtavolo. Mi ĝisiras laborlokon. Dume pasis ¾ horo. Mi tuj komencas labori, portante tavoletojn aŭ borante strateton por alkonduki freŝan aeron, kie karbhakisto laboras. Ĉar nia ŝakto estas danĝera, mian laboron severe observas la ĉeflaboristo.

Post laborfino mi remarŝas al la puto de l’ ŝakto kaj devas iom atendi, ĝis kolektiĝis 12 homoj. Post suprenleviĝo mi rapidas redoni la lampon, lavas min en vaporbanejo, ŝanĝas vestojn kaj revenas hejmen je la 13-a. Mi sentas min iom laca, tuj tetrinkas kaj tagmanĝas (barĉon kun viando kaj kaĉon kun iom da lakto — ne tre bongusta manĝaĵo). Poste mi iom kuŝiĝas por ripozi. Tiam revenas aliaj K-doj, kaj ni interparolas pri laborstato aŭ iuj okazintaĵoj. Venas vizitanto de profunuiĝo, kiu por ni estas grava konatulo, ĉar li demandas, kio mankas aŭ ĉu estas iaj plendoj. Li notas en libreto, sed ĝi restas sur papero. Post unuhora babilado mi iras al lago kun fiŝkaptilo kaj amuziĝas ĝis vespero. Tiam mi kutime vizitas la lokan klubon aŭ aŭskultas Radion aŭ promenetas en la ĝardeno aŭ rigardas prezentadon de KIM (Komjunularo). Post vespermanĝo mi ankaŭ okupas min per legado de libroj kaj gazetoj kaj studas esp-on aŭ skribas leteron al la eksterlandaj K-doj, kun iom da malĝojo, ĉar iu K-do ĉesigis la korespondadon kun mi. Tiel mia tago de ministo de Siglova karbminejo finiĝas je 24-a horo, kaj mi enlitiĝas por daŭrigi alian matenon.

F. Ibragimov, 3782.

Protesto

Mi protestas, ke vi en “S-ulo” presigis artikolon pri Ber Borohov, la juda paolo-cionisto, ĉar tiu estas komparebla al la kristanaj socialistoj en Vieno aŭ la nacisocialistoj en Ĉeĥoslovakio. La cionistoj volas laŭ juda maniero aĉetadi Palestinon de la araboj je marĉandaj prezoj.

Ĉu ni laboristoj bezonas apartan landon aŭ patrion? Ĉu ne la tuta mondo devas esti la nia?

D. Klaĝin, Nov-Jorko.

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

(Daŭrigo deksesa)

Kelkaj konsideroj pri la Roma Imperio kaj la tiutempa patriotismo

La stariĝo kaj forfalo de tiom granda kaj potenca imperio estas temo, pri kiu diskutadis kaj ankoraŭ nuntempe diskutadas historiistoj kaj filozofoj. Multege da dikaj libroj estas jam verkitaj por respondi la demandon: ĉu la venko de la Romanoj bonefikis aŭ ne sur la evoluon de la homaro. Ĉu, ekzemple, la romana kulturo, kiu sin trudis al la Galloj, al la Bretonoj kaj multaj aliaj popoloj, ne premsufokis ilian propran genion? Ĉu tiuj popoloj ne sukcesus akiri per siaj propraj rimedoj originalan kulturon, kiu eble multe superus tiun de la Romanoj? Kaj ĉu do ne estas bedaŭrinde, ke popolo kiel la greka, kiu estis pli kulturita, pli delikatigita ol la romana, lasis sin venki de tiu lasta?

Tia debato ŝajnas al ni tute vana. Fakto restas fakto. Ne utilas diskuti pri tio, kio okazus, se la rado de la Historio turniĝus en alia direkto. En la fakto, ke grandaj imperioj ekzistis en la Antikveco, ni simple vidas ian naturan leĝon ekonomian, kiu kvazaŭ ordonas al la homoj, ke ili pli kaj pli larĝigu siajn sociojn.

La homo ĉiam deziris akiri pli kaj pli da komforto, da bonstato. Tiu deziro instigis lin inventi, produkti, interŝanĝi. Tial estiĝis Ekonomio, kiu havas siajn proprajn leĝojn, al kiuj obei devas la homo. Latenta (kaŝa) solidareco ja kunligas ĉiujn partojn de l’ mondo. La produktoj de iu regiono mankas en alia. Interŝanĝado fariĝas necesa. Se popolo ne volas aŭ ne kapablas ekspluati la naturajn riĉaĵojn de sia regiono, okazas malekvilibro en la Ekonomio. Kaj plej ofte milito sekvas por restarigi la ekvilibron. Sendube aliaj faktoroj ludas rolon. La homa ambicio ekzemple ne estas malatentinda forto. Ĝi estas tamen akcesora kaj eĉ povus nenion fari se mankus objektivaj kondiĉoj favoraj.

Ni konsideru iomete la demandon pri la “venkitaj” Grekoj. Kio rezultis el tiu venko? Ĉu malaperis ilia pli delikata kulturo? Tute ne. Okazis male, ke la “venkitoj” trudis sian kulturon al la venkintoj mem:

“La malnova arto de Romo estis tiu de Etrurio, tiu de Kampanio kaj de Norda Italio, kiun, laŭ la daŭro de siaj historio kaj konkeroj ĝi alproprigis al si. Estante ĉefurbo de Italio, ĝi sintezigis la genion de la tuta duoninsulo. Dum la daŭro de la II-a jarcento, la italiaj tradicioj iom post iom cedis la lokon al tiuj de la tiutempa Grekio. Ĉe la I-a jarcento, la revolucio efektiviĝis kaj la romana arto fariĝis tute greka.”

“Okazis ĉe Romo, tiutempe, fenomeno analogia al tiu konstatebla en Francio je la XVI-a jarcento. Principoj pri nova arto subite invadis la landon, forpuŝante la malnovajn formojn, subpremante ilin aŭ almenaŭ lasante al ili nur latentan (dormantan) vivon. La efiko de la romanaj militiroj en Grekion kaj Azion povas esti komparata al tiu de la francaj militiroj en Italion, kiuj naskis Renesancon . . .”

“. . . Komence, la Romanoj miregis; poste ili admiris kaj ŝatis tiujn belaĵojn, per la glavo akiritajn . . . Sed ne nur artaĵoj alfluis al Romo, sed ankaŭ artistoj . . . Cetere ne estis unuopaj artistoj, sed tutaj aroj da artistoj, kiuj venis al Romo kaj tie instaliĝis . . . Kun ili la greka arto sin trudis, enradikiĝis kun siaj temoj, kun sia stilo kaj siaj teorioj. En la arto, same kiel en la sciencoj, en

— paĝo 5 —

SENNACIULO 167

IMPRESOJ PRI SOVETIO

de okulvidinto, orelaŭdinto, fingrotuŝinto

(Daŭrigo kvara)

Sur strato

Kelkajn horojn post mia alveturo en Moskvo, mi skribis al K-do Glodeau: “Nehelaj estas miaj unuaj impresoj…“, kaj iom pli poste: “Helaj estas miaj impresoj“, — ĉu vi memoras, kara amiko mia?

La unuan tagon ja akceptis nin la pluvo, kotplena estis la stacidoma placo, kaj unu almozpetulon mi renkontis. Tuj mi emis diri: ĉiam pluvas en Moskvo, koto plenigas ĉiujn stratojn, nur almozpetulojn oni renkontas.

Multaj personoj, al kiuj mi favore parolis pri Sovetio, depost mia reveno riproĉis al mi: “Vi estas komunisto, sekve viaj konkludoj ne valoras. Blindigas vin via partianeco, ktp.“ Jes, blindigis min mia partianeco, tion mi mem plene konscias — sed vere eksterordinara estis blindiĝo mia: multajn sukcesojn de laborista agado ne kapablis trafi miaj okuloj, sed ĉiujn malsukcesojn ili tutklare vidis. Ĉion mi rigardadis kun severa atentemo, kaj ofte el nebela okaza fariĝo mi faris malbelegan ĉiaman skandalon. Tiel la unuan tagon pri pluvo, koto kaj almozpetulo.

Sekvantajn tagojn mi malrapide promenis tra Moskvo kaj observis. Jen la rimarkoj, kiujn mi notis en mia kajereto:

En sia famaĉa raportlibro pri Sovetio skribis francia verkisto Henri Béraud: mortis la rido en Moskvo. Se nur tion li skribus, oni rajtus kulpigi lin pro mensogemo, ĉar neniam estis aŭdebla pli nevera diro. Kiu sin trovis en Moskvo dum datrevenaj festotagoj kaj okaze renkontis surstrate nian tutafablan K-dinon Mario Demidjuk irante meze de nia financministro Rolo kaj lia “alter ego“¹) K-do Hempel el Leipzig, tuj konvinkiĝis, ke reviviĝis rido kaj ĝojo. Ĉu ja eblas la ridon enteni en si, kiam Rolo spican anekdoton rakontas? Al la dubantoj mi konsilas veturi al Göteborg okaze de l’ VIII-a.

Sed ridas kaj portas plezuron sur sia vizaĝo ne nur, kiuj aŭskultas nian ĉefspiciston; estas sur moskvaj stratoj tiom da ridoj kiom da fraŭlinoj fiere, firme kaj rapide paŝante malgraŭ la frosto, la pluvo kaj la koto.

Laŭ sia ekstera aspekto tute malsimilas pariza kaj moskva vojo. En Parizo fluas senĉese hom- kaj veturilondo; sur la bulvardoj ĉiusekunde oni renkontas fierajn burĝojn, luksevestitajn, irante de plezurejo al plezurejo, ĉar la tempon necesas mortigi, dume rapide sin direktas proletoj el la laborejo, ĉar necesas manĝi. Inter burĝo kaj laboristo estas tuj okulfrapa diferenco: vesta, maniera, vizaĝa. La sociaj klasoj estas tute klare apartigitaj.

¹) Latine: alia mio.

En Moskvo neniam haltas la cirkulado. Estas ĉiam sufiĉe da loko por ĉiuj homoj kaj veturiloj. La veturilaro konsistas el malgranda nombro da taksaŭtomobiloj, modernaj aŭtobusoj, tramoj tre neoportunaj, ĉar konstante plenplenaj — tial stari devas multaj uzantoj, kaj kvanto da arkaikaj fiakroj. Vere teruraj estas ĉi lastaj. Franciano ne povas imagi tiajn veturilojn. La fiakristo estas ĝenerala maljuna kamparano, kaj lia ĉevalo estas almenaŭ tiom jaraĝa kiom li. Troti ĝi ne plu kapablas — supozante, ke iam, antaŭ multaj jardekoj, ĝi kapablis. Kaj se tempon vi ne ĝuas, petu, postulu, kriegu, skandalu, tute ne gravas: la fiakristo ne aŭdos vin, en Moskvo tempo ne estas mono. Mi profitu la okazon por konsili al kiuj intencas viziti Sovetion kaj iam devige luos fiakron. Unue interkonsentu pri la prezo kun la fiakristo. Se ekz. tiu ĉi postulos unu rublon, proponu al li kvindek kopekojn. Li certe akceptos post kelkminuta marĉandado; aliparte ne prenu ovojn en viaj poŝoj, ĉar trafinte vian celon vi nepre trovus gluan ovaĵon.

Ĉar en Francio mi multe aŭdis pri “nepmen“ kaj tre interesiĝas tiun demandon, mi imagis, ke moskva “nepman“ aspektas kiel pariza burĝo, kaj la unuajn tagojn mi provis renkonti burĝaspektantojn. Vane mi klopodis. Ĉiuj moskvanoj same sin vestas: ĉapo aŭ ĉapeto, botoj, palto aŭ mantelo. Apartigi sociklasanojn laŭ ekstera maniero, mi tute ne sukcesis. Burĝe aspektis nur kelkaj alilandaj delegitoj — interalie mi. Ekzistas tamen burĝoj en Moskvo, kaj


la retoriko, en la poezio, la greka tekniko sin trudis²⁹.“

Kiel oni vidas per tiu ekzemplo, eĉ eraras la sinceraj patriotoj de la plej evoluintaj nacioj, kiam ili predikas pri neceseco defendi la kulturon kontraŭ malpli evoluintaj popoloj. Kiam vera, reala supereco ekzistas sur iu ajn kampo, tiam nepre venkas tiu supereco. La armila, precipe la organiza supereco de la Romanoj donis al ili objektivan rajton ordigi, regadi la mondon. La malgrandaj civitoj, senĉese inter si batalantaj, ne povis sukcese kontraŭstari al la bandoj el rabistoj, kiuj ĝenis kaj ofte tute malhelpis la teran kaj maran komercadon. La laboremaj popoloj sopiris ordon kaj sekurecon. Kaj pro tio ne malofte okazis, ke kelkaj sin turnis mem al Romo, petante helpon kaj subtenon. La Senato pli ol unu fojon ŝanceliĝis pri novaj konkerotaĵoj. Plej ofte nur la neceseco protekti la komercadon decidigis la Romanojn entrepreni militirojn. La Roma Imperio estis tiutempe ekonomia necesaĵo. Ĝi sekve estis progresiga forto en la homa evoluo.

Sed la kulturo de la Romanoj malsuperis tiun de la Grekoj, kaj pro tio tiuj lastaj venkis senarmile sur la arta, literatura kaj scienca kampoj.

Dum pli ol tri jarcentoj la Roma Imperio konservis sian geografian unuecon en la Mediteranea baseno kaj preskaŭ sian tutan amplekson. Tiu fakto estas unika en la Historio. La Imperio de Aleksandro ja apenaŭ starigita tuj disfalis. La invadoj de la Araboj ankaŭ kreis Islaman Imperion, sed ĝi ne estis longdaŭra kaj baldaŭ dispeciĝis inter kelkaj kalifoj. La mezepoka t. n. Sankta Imperio estis nur fiktivaĵo, ekster la germana bloko. La Angla Imperio nuntempa ankaŭ ne povas esti komparata al la Romana. Ĝiaj teritorioj estas disaj; unuj estas loĝataj grandparte de elmigrintoj kaj aspektas kvazaŭ disŝiritaj pecoj el la Metropolo; aliuj konsistas el popoloj, kies moroj kaj sociaranĝoj estas tute malsamaj je tiuj de la Metropolo.

Aliparte, estas tre notinde, ke neniu indiĝeno el la kolonioj anglaj ludis gravan rolon en la historio de Anglio. La reĝo ja estas pure brita kaj ne hinda aŭ afrikana. Male dum la ekzisto de la Romana Imperio regis la hispano Trajano, la numido Severo, poste Sirianoj kaj Ilirianoj.

Tiuj simplaj faktoj bone montras la gradon de unueco, kiun atingis tiu giganta politika konstruo, unika en la historio. Kompreneble kreiĝis sur tiu ekonomia kaj politika substrukturo ia unueca ideologio. Kreiĝis ia patriotismo. Kiel ĉiam kaj ĉie la Romana imperia patriotismo estis esence religia:

“Kvankam en siaj koroj la Romanoj ĉesis respektegi siajn diojn, ili tamen daŭrigis tre akurate kulti al ili. Pli ol iam, dum ĉiu religia sento estingiĝis, la ritoj al la naciaj dioj kaj la diaj honoroj al Romo kaj al la imperiestro aperis kiel la simbolo kaj la signo de la romana patriotismo. La religio fariĝis ia nacieco³⁰.“

(Pluo sekvos) E. Lanty.

²⁹ Albert Grenier. La Romana genio en la Religio, la Penso kaj la Arto. Biblioteko de historia sintezo (1925).

³⁰ Ibid.

La lernado de multaj lingvoj plenigas la memoron per vortoj anstataŭ faktoj kaj ideoj; tamen la memoro de iu ajn homo povas enteni nur difinitan kvanton da enhavo.

F. Nietzsche (Niĉe).

— paĝo 6 —

168 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

Pri kolektiva kaj individua korespondado

(Niaj malsanoj)

En la fako “Korespondado“ de “S-ulo“ oni povas trovi multe da anoncoj, kiuj alvokas al korespondado. Kaj ho, malĝojulo estas tiu, kiu sendante al koncerna adreso esperas ricevi baldaŭan respondon. Oftege li eĉ respondon ne ricevos. Multege da plendoj havas ĉiu, kiu vane serĉas bonajn korespondantojn, dissendinte pli ol 15 leterojn, kaj ricevis nenion. Tio estas nur vortoj, sed se necesas pruvoj — vi povas ilin ricevi abunde de SAT-anoj.

La samon oni povas diri pri kolektiva korespondado. Ekzistas organizoj, kiuj ankaŭ ne respondas al leteroj. Kial do tio okazas? Unue — pro tio, ke tre ofte K-do aŭ organizo post sia korespondanonco ricevas multege da leteroj, kaj li (aŭ ĝi) ne havas eĉ fizikan eblecon respondi al ĉiuj, kaj li (ĝi) simple silentas kaj respondas nur al kelkaj. Due — pro simpla nedeziro respondi al letero. Pli bone ja estas, se mi respondos al K-do el Hispanio, ol al letero ricevita el Germanio — tiel ofte diras tiuj “nerespondemuloj“. Trie — pro tre malserioza rilato al korespondado. Tre ofte okazas (precipe en Sovetio!) ke de K-do, kiu ekdeziris nur studi esperanton aŭ simple — eĉ estas nur simpatianto — oni prenas monon por korespondanonco. Komitatoj kaj apartaj K-doj faras tion nur por pruvi al K-do, ke esperanto ebligas la korespondadon kun “tuta mondo“. Kaj ke li nur post la anonco ricevos multe da leteroj. Venu al kursoj kaj kunvenoj, kaj vi ofte ekaŭdos tiujn konsilojn.

Jen pro kio kelkaj K-doj precipe el malproksimaj landoj havas specialan sistemon de respondoj. Laŭ ĉi tiu sistemo ili tuj post la ricevo de letero notas, ĉu al ĉi tiu letero respondi ĉu ne? Al kiu grupo ĝi apartenas? (Tralegu artikolon de K-do el Alĝerio presita en “S-ulo“. Jen kial K-doj kaj organizoj ofte vane serĉas korespondantojn kaj atendas respondon!

Ĉi tiu malsano estas infekta, kaj ĉiumonate ĝi infektas pli kaj pli da SAT-anoj. Necesa estas urĝa kuracado de ĉi tiu malsano, ĉar SAT kiel kultura peresperanta organizo multe perdas pro tia malsano. Korespondfako malvaloriĝas. Anoncoj restas sen atento. Ĉi-tio certe malhelpas al SAT en ĝia agado.

Kiel kuraci ĉi tiun malsanon?

  1. Necesas pli malofte presi anoncojn, kiuj rilatas al korespondado “pri ĉiuj temoj kĉl.“. Ĉu vere ne ekzistas en SAT K-doj, kiuj volonte korespondas ĉu pri politikaj aferoj, ĉu pri virinaj modoj, ĉu pri salajrproblemo, ĉu pri beleco de katoj ktp.? Dume K-doj ricevas multege da leteroj kun la propono korespondadi pri iu jam difinita temo. Certe ĉiu elektas tiujn K-dojn, kiuj proponis pli interesan por li temon. Aliaj restas sen respondo! Tio estas ne normala! Necesas, ke ĉiu anonceto estu pli konciza kaj ĉiam pli klare montru la dezirojn de K-do, kiu presigas anoncon.

  2. K-doj, kiuj ricevas multe da leteroj kaj ne havas la eblecon al ĉiuj respondi, devas per la sama korespondfako respondi al ĉiuj (citante la nomojn) pri sia nekonsento korespondadi kun ili.

  3. K-doj ekstereŭropaj devas pli atente kaj severe verki siajn anoncetojn, por ke oni ne superŝutu ilin per leteroj!

  4. EK aŭ speciale kreota komisiono okupu sin pri la kolektado de adresoj de “nerespondemuloj“. Post ricevo de necesaj certigiloj pri nerespondo ĉi komisiono publikigus en “S-ulo“ adresojn de organizoj kaj apartaj personoj, kiuj ne respondas.

Komisie Dim. Snejko, 603.

PS. Ĉi tiun artikolon mi verkis laŭ insistaj petoj de kelkaj eksterlandaj K-doj, kiuj preskaŭ de 2 jaroj vane provas trovi por si korespondanton en Sovetio. Same K-do G. P. de Bruin donis kelkajn pensojn por ĉi tiu artikolo.

SAT-anoj de Leipzig!

Nepre partoprenu sekvantan kunvenon, okazonta en popoldomo de Leipzig, Zeitzerstr. 32

merkredon, la 7. de marto

precize je la 20-a horo.

Ĉiu prosperigemulo ĉeestu!

☞ Internacia kongreso en Leipzig!? ☜


unuvespere ni petis K-don Lidin akompani nin al ili. Li kondukis nin en kafejon. Tie sidis, trinkis kaj manĝis homoj tute aspektantaj kiel laboristoj, sed dume ni trinkis glason da teo — 30 kopekojn po unu, — ili trinkis botelojn da delikataj vinoj — 3 rublojn po unu, — kaj ebriiĝis. (Unu el ili estis eĉ tiom ebria, ke li donacis al Rolo kelkajn rublojn! Profita afero por SAT-kaso.) Tiu spektaklo konsciigis min, ke en haŭto de t. n. “nepman“ kuŝas honto kaj timo. Estonte kiam mi legos pri grava danĝero de burĝara reviviĝo en Sovetio, mi memore revidos tiun moskvan kafejon, kie kaŝe ebriiĝas proletvestitaj kompatinduloj.

Unu el la plej interesaj flankoj de moskva strato estas la stratvendistoj. En ĉiuj grandaj arterioj, laŭlonge de l’ trotuaroj, staras longa vico de vendistoj antaŭ tabletoj. Sur la tabletoj estas aranĝitaj ĉiuspecaj objektoj, precipe cigaredoj kaj pomoj. Ofte iu aĉetas pomon kaj marŝante manĝas ĝin.

Aroj da junulinoj, kies kapoj estas kovritaj ĉu per ĉapetoj, ĉu per ruĝaj tukoj, gajigas la preterirantojn per sia kantema babilado.

De tempo al tempo oni renkontas homon, kiu purigas sian nazon per fingroj kaj poste purigas la fingrojn je sia maniko. Sendube karaj estas la naztukoj, aŭ tro longe oni devas pacienci por havigi ilin al si, ĉar antaŭ la pordo de l’ kooperativoj — tiel bonguste aranĝitaj kaj lukse ornamitaj! — staras longa vosto de atendantoj vice eniri. Mi jam parolis pri tio.

Puraj estas la trotuaroj. Ĉiudekmetre pendas ĉe dommuro rubkestoj, kaj sufiĉe multnombraj estas ti-kiuj konscias, ke estas tiel facile ĵeti malpuraĵojn tien kiel teren.

En ĉiuj magazenaj montrofenestroj troviĝas Lenin-a portreto aŭ statueto. Ĉie, kien trafas la rigardo, jen li, la granda Kamarado. Ĉar scivolema mi naskiĝis, mi penis renkonti ankaŭ bildojn de aliaj famuloj, interalie Trotski kaj Zinoviev. (Tiutempe ambaŭ K-doj ne estis ankoraŭ eksigitaj el Kompartio). Vane estis mia trastrata serĉado. Tamen iun tagon, dum Amikara Kongreso, irante tra la koridoroj de Sindikata Domo, en tute malluma murangulo, mi fine rekonis Zinoviev-an vizaĝon, kiun sendube neniu vidis pro la loka mallumo. Tiun informon mi sciigas al la moskvaj Zinoviev-anoj.

(daŭrigota) G. Salan.

Korektoj

Rilate al art. “La juda klerikularo en Polio“ (n-o 173) estas necesaj jenaj korektoj: anstataŭ — en la kinejo “Palac“ en Leopolo devas esti: “Palas“ en Lwôw. Ĉie, kie estas “Leopolo“ devas esti “Lvovo“ (Lwôw). Anst. Belza kaj Baboda, devas esti — Bobova. Anst. (Obro) devas esti (6600).

— paĝo 7 —

SENNACIULO 169

Jarlibro 1928

Dum januaro ni intencis kompili la adresaron por aperigi nian Jarlibron jam en marto, por kiel eble plej konformiĝi al la dezir-esprimo de la Lyona Kongreso; sed tion fari ni ne povis. Jam dum januaro ni estis pleje ŝarĝitaj pro la alfluego de la abonoj kaj kotizoj, kaj malbonŝance, ĝuste en tiu monato, niaj du oficistinoj malsaniĝis unu post la alia. Sekve la apero de la Jarlibro prokrastiĝos je kelkaj semajnoj. Kaj cetere ni estas tre ĝenataj, en la kompilado de la adresaro, pro la malakurateco de membroj, kiuj nur nun resendas al ni la “demandilon“, kiun ili tenas depost julio.

Esperanto kaj Instruista Lab. Ligo en Britio

Jena rezolucio aperis sur la prepara tagordo de l’ 6-a ĉijara konferenco de “British Teachers Labour League“ (TLL — Britia Instruista Lab. Ligo), kiu okazis en Manchester (elparolu: Menĉestr) 31. 12. ĝis 1. 1. 28. Post paroladoj de 2 esp.-K-dinoj Savage kaj France (la unua partoprenis en la brita geinstruista delegacio al Sovetio kaj tiel uzis esp-on) kaj alvoko de K-do Duncan (ankaŭ spertinta en Sovetio la lingvan malfacilaĵon) ĝi estis unuanime akceptata:

Paragr. 48 — Internacia lingvo. — “Ke la konferenco, konsiderante unuflanke: a) ke komuna lingvo estas unu el la bazoj de l’ internaciismo; b) ke lingva diverseco estas barilo por la liberiĝo de la Laboristaro; c) ke la alpreno de komuna lingvo multe faciligus la internaciajn rilatojn. Kaj aliflanke: a) ke la intern. lingvo esperanto jam ekzistas kaj funkcias plenkontentige por siaj adeptoj dum la lastaj 40 jaroj; b) ke ĝi jam disvastiĝis en preskaŭ ĉiuj mondpartoj kaj sekve jam nun kapablas liveri konsiderindajn servojn; c) ke la logika strukturo de tiu artefarita lingvo, senigita je gramatikaj esceptoj, kiuj svarmas en naturaj lingvoj, ebligas al ĉiu inteligenta laboristo ĝin lerni kompare facile. — Pro tiuj kialoj la konferenco alprenas esp-on kun la celo uzi ĝin por internaciaj rilatoj, post difinota tempdaŭro, kiel la sola oficiala lingvo de l’ organizo. La konferenco decidas: a) En sia agitado konsili al ĉiuj membroj kaj laboristoj studi ĉi tiun lingvon; b) ekinterrilati kun laboristaj organizoj esp-istaj; c) difini esperantistan sekretarion, por ke li regule donu informon pri la Ligo kaj ĝia laboro al tiuj organizoj; d) anonci la nomon kaj adreson de la Ligo en la Jarlibro de SAT kiel organizo, kiu uzas esp-on en sia korespondado; e) provizi la esp. sekretarion per materialo tradukota por enpreso en Edukada Numero de “Senn. Revuo“.“

H. Stay, 2978, Bournemouth.

Muzikemaj kongresanoj!

Ĉiu kongresa komitato faras klopodojn, iel pliriĉigi la eksteran programon. Laŭ mia opinio la kongresanoj mem povus helpi en tio. Ekzemple okazis dum Lyon-a kongreso, ke post la tagordo germana K-do prezentis germanajn popolkantojn per citro. Diversaj K-doj ekstere starantaj aŭdis la muzikon kaj aliris. Post nelonge multaj ĉeestis por aŭskulti, kaj diversaj akompanis la ludanton per kantado. La impreso por alilandanoj estis bona. Sekve mi opinias dezirinda, ke estonte antaŭ ĉiu kongreso sin preparu iuj K-doj muzikantaj por ludi post kunsidoj, dum ekskursoj ktp., kunportante siajn instrumentojn.

1162, Leipzig.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Latvio. — Riga. Latvia Lab. Esp. Societo 18. dec. festis datrevenon de Zamenhof. Ĉeestis 32 p. K-do Krastin raportis pri vivo de Z. Bone prosperas kursoj de l’ sama K-do en Popola Altlernejo k. ĉe soc.-dem. partio, 2. regiono. 2. jan. la kurson vizitis angla K-do Sons el Sovetlanda esp. delegitaro k. parolis pri siaj impresoj en Sovetio. — En Tukum apud Riga fondiĝis filio de Latvia lab. esp. societo. Kurso kun 25 aŭskultantoj, gvidata de K-do Garin. Ĉie instruhelpas “Petro“. 22. jan. okazis jarkunveno de la Societo. En la estraro nur estas elektitaj SAT-anoj. Poste okazinta kunveno de SAT-anoj lokaj elektis kiel peranton K-don Krastin. Adr. poŝta kesto n-o 1126, Riga, Latvio. — 30. 1. Centra oficejo de Riga-aj sindikatoj (sendependaj) okazigis paroladon pri esp. k. Laboristaro. Poste fondiĝis esp. sekcio ĉe la C. Oficejo kaj organiziĝis kurso, gvidata de K-do Garin. 5806. — Sovetio. — Krivoj-Rog. La konstante kreskanta intereso pri esp-o devigis la lokan esp. organizon k. distriktan komitaton de la sindikatoj, aranĝi specialajn Ŝtatajn Kursojn, por prepari instruistojn-gvidantojn de esp. rondetoj. La sindikatoj pagas la instruantojn. Partoprenas 30 lernantoj. Ĉe malfermo salutparolis K-doj de lokaj partia k. popolkleriga komitatoj. — Plue distrikta kunsido de Ruĝa Kruco decidis enkonduki esp-on en kursoj de Medicina Helpo. 50 lernantinoj vizitas la kursojn. M. Rejtman. — Usono. — Nov-Jorko. Dua kunveno de “Esp. Laborularo“, 4 novaj membroj, inter ili 2 SAT-anoj. Pri la unua kunveno aperis longa raporto en “New Yorker Volkszeitung“. K-do Weder estis aldonata kiel membro de Pres-Komitato. — Kreiĝis denove lab. grupo, sed kun la preciza devo, ke ĉiu membro dum 6 monatoj SAT-aniĝu. La grupo ricevis bonan atenton de la lab. gazetaro k. ĉeestis 14. 1. la feston de la Ferrera Moderna Lernejo (en Labora Templo). Tie la infanoj de la 3 mod. lernejoj kantis la Internacion po unu verso angle k. esperante, div. aliajn kantojn esp-e k. angle. Ankaŭ oni kantis k. parolis german- k. hungarlingve, por varbi samlingvanojn loĝantajn multnombre en la distrikto. 168.

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo“:

Ruĝa Polocu, 19. 11. 27, El Macedonio, Ruĝa Vojo, Jegorjevsk, 27. 1. 28, Junularo en Jugosl., 22. 1., Tago el mia vivo, Henthorne; Le Drapeau Rouge, Bruxelles, 16. 10. 27, Sklavigitaj kulioj (156), 28. 10., Labordaŭro en germ. industrio (159); L’ Action Laique, St. Etienne, dec. 27, eksiĝoj ĉe eklezio (150/151); Le Cri du Peuple, Brest, 10. 12. 27, Nova Sacco, nova Vanzetti (164); Le Libertaire, Paris, 11. 12., Labordaŭro en germ. industrio (159), 9. 12., El Estonia malliberejo (163); L’ Etincelle, Bruxelles, nov. 27, Petrolmilito (150/151); L’ Effort, Lyon, 15. 1., Problemoj el Hindio, Kooperat. movado en Britio, Dek-kvin jaroj (167, 168, 169).

Enhavis priesperantajn artikolojn k. notojn:

Ruĝa Polocu, 16. 11. 27, 21. 1. 28; La Dépêche, Tours, 6. 1. Le Syndiqué du Centre, Bourges, 1. 28, L’ Avant-Garde, Tours, 7. 1., L’ Emancipateur, Bourges, 1. 1., 15. 1., Le Populaire, Paris, 23. 1., 30. 1., Le Cri Populaire, Creil, 29. 1., 5. 2., El Socialista, Madrid, 24. 1. (ankaŭ pri SAT).

Enhavis tradukojn el esperantaj leteroj:

Ruĝa Polocu, 21. 1. 28, Komunisto, 25. 11. 27, Blankrusia Vilaĝo, Minsk, 27. 11. 27., 9. 12., 16. 12., 20. 10., 13. 1. 28., 22. 1., 25. 1., 27. 1., 1. 2.

Esperantan tekston enhavis:

The Labour Woman, London, febr. (ankaŭ mencias SAT).

La 15. 1. 1928 mortis kiel viktimo de ftizo kaj sekve de sistemo kapitalista

K-do Paul Schiller

Ni ne forgesos lian fervoron por la laborista esp. movado kaj por SAT!

SAT-rondo k. LEA-grupo Schweidnitz (4-a sektoro).

DEMANDO

K-do Schwickerath, Benesisstrasse 32, Köln a. Rh. publike demandas la liberpensulan unuiĝon “Komintern“ en Leningrad, ĉu ĝi ricevis mian leteron k. skizon ĉirkaŭe pentekoston k. kial ĝi ne resp.

Urĝa peto!

K-doj el Eŭropaj landoj instigu viaurbajn lab. kaj kom. org.-ojn sendi salutojn al nia urba Laboristinaro por la Internacia Virina Tago (8-a marto) kaj al la Distrikta Komitato de la Internacia Ruĝa Helpo okaze la 5-jara jubileo (18-a marto).

Adr. Ĉita (Siberio) poŝtkesto n-o 1.

Resalutoj kaj aperigo en ĵurnaloj garantiata.

[REKLAMO p.7] Monata Esperanta Gazeto Esperanto en Nipponlando. Bone redaktata kaj bone ilustrita gazeto en Japanio. Jarabono: 15 sm., 3.75 sv. fr. aŭ 15 resp.-kuponoj. Petu provnumeron (por unu resp.-kup.)! Eldonejo: KOKUSAIGO-KENKJŬ-ŜA Motozono-ĉo, Kôjimaĉi Tokio (Nippon)

Atentu Sovetianoj!

Por la propagando de regnobaloto ni bezonas argumentojn por refuti burĝajn kalumniojn. Skribu kiujn avantaĝojn vi ĝuas nun k. dum la cara epoko. — Skribu multnombre, presigu ĉi-anoncon en viaj ĵurnaloj. Adr.:

Chr. Schneider (jun.), Oberbetschdorf, Bas-Rhin (Francio).

— paĝo 8 —

170 SENNACIULO

NIA POŜTO

5281. Via versaĵo (prilaborita) aperos okaze, verŝajne en “Lernanto“.

163. Via artikoleto ne utilas por “S-ulo“, ĉar tiu informo jam trairis la tutan ĉiutagan gazetaron.

536. En ĉi tiu n-o jam troviĝas unu el viaj tradukoj; la alia ankaŭ aperos, sed mallongigite pro manko de loko. Bonvolu ne skribi sur ambaŭ flankoj de l’ papero. E. L.

1851. Estas preferinde silenti pri SAT-anoj, ĉe kies enterigo ĉeestas pastro. Red.

1851. Po anonco kostas 0.50, sume 1.50 mk. g. — Vian kotizon tuj pagu.

Al kelkaj: “Liberpensulo“ ne plu aperas. — Ĵus ni kompilas la adresaron por la Jarlibro. Adm.

SAT-anoj! En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Aŭstrio. K-do Josef Postl, Paulusgasse, 5/13, Wien III, dez. interŝ. PI, bfl., esp. gaz. naciaj kĉl. Resp. garantiata.

Ĉekoslovakio. K-do Venceslao Lorenc, (junulo) Neumĕr p. Holyšov ap. Plzen, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, PI, il. gaz., ankaŭ kun muzikistoj.

Francio. K-do Alfred Wagner (junulo), Trimbach près Wissembourg (Bas-Rhin), dez. interŝ. PI, blf. kĉl. prefere kun knabinoj.

15 lernantoj el Pariza Kurso dez. koresp. kun aliaj lernantoj el ĉiuj landoj. Sendu la leterojn al jena adreso: Marcel Bisey, 26 rue du 14 juillet, Kremlin-Bicêtre (Seine), Francio.

Germanio. Du junaj K-doj dez. koresp. kun K-dinoj pri lab. movado, muziko, per PI, L. Skribu al Hermann Schöpe, Ob. Bolkestr. 16, Schweidnitz.

Mi deziras interŝ. per PI, PK, L k. esp. gazetoj. K-do Kurt Riemer ĉe Hanke, Burgstr. 19, III, Schweidnitz.

Mi ŝanĝas PM, stenogr. gazetojn. Deziras koresp. pri fiziokrateco k. socialismo (teorio de S. Gesell). Skribu al K-do B. Siegert, Herrenstr. 22, Schweidnitz.

K-do Alwin Döring, Leutersdorf, A. 11, i. S. ĉiam interŝ. L, PK, PI, gaz., ĵurnalojn ktp. Skribu multnombre! Resp. garantiata.

Atentu Gek-doj! Mi intencas fari boatveturadon al Odessa, el tiu kaŭzo mi petas ĉiujn, kiuj loĝas apud la “Danubo“ koresp. kun mi. Adr.: Rudi Lippelt, Ledigenheim, Neckarsulm Wttbg.).

K-do Franz Genz, Lutherplatz 5, Meissen a. E., interŝ. PM.

Tutmonda geinfanaro k. gejunularo! Ni dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PI, gaz. Adr.: K-do Th. Mrochen, Gieselstr. 8-a, Oppeln.

Latvio. — Korespondvesperon aranĝas Liepaja Esp. Societo, Helenes 2, Liepaja. Sendu tuj PI, L. Resp. garantiata.

Saarlando. — LEA-grupo k. izoluloj dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PI, bfl. Peras koresp-aĵojn al lab. organizoj. Resp. garantiata. Adr.: K-do Hugo Strullmeier, Hauptstr. 118, Beeden b. Homburg.

Sovetio. K-do Gregoro Mihajlov, Komitetskaja, 74, kv. 12, Novoĉerkassk, dez. koresp. kĉl.

K-do K. Mokriŝev, Baimskaja, 20, Mariinsk, Tomsk. okr., dez. koresp. kĉl.

Studentaro de Pedagogia Teknikumo, Kremenĉug, dez. koresp. kĉl., studentoj, lab. organizoj k. instruistoj pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

Adresŝanĝo: Gek-doj Natalio k. Bazilo Jeleznjakov (7407 k. 5583) Samara, Uralskaja 29, loĝ. 3. (Antaŭe Jeleznodorojnij posjolok, Staro-Bujanskaja, 17, pli frue en Sverdlovsk).

K-dino Anna Novikova, Sormovo, Nijegorodskoj gub., Peski, 1-a Bolniĉnaja ul. 17, dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.

K-dino Val. Klimova, Sormovo, Nijegorodskoj gub., Peski, 12-a linija, 47, dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.

K-dino Nina Baranova, Sormovo, Nijegorodskoj gub., ul. im Stepana Razina 33, dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.

K-do A. A. Jirjakov, (23 j. kontisto), fabriko “Zarjadze“ kontoro, Ivanovo-Voznesensk, dez. koresp. kĉl. pri radio k. a. temoj, L, PK, PI.

— Esperanto-kruĵok (rondeto), Tejkovo, Iv.-Voznesensk. gub., fabriĉnij raboĉij klub, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. L, PK, PI.

— 25 komencantoj (komizoj k. kontoristoj), dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Adr.: Ivanovo-Voznesensk, Ploŝĉadj revolucii, Pravlenie Ivgum, Esperanto Krujok.

— 25 gelernantoj de fervojista lernejo, dez. koresp. kĉl. L, PI, kun lernantoj. Resp. garantiata. Adr.: Dnepropetrovsk, str. K. Marks, 98 loĝ. 12, Esperanto-Komitato de SEU (Por lernejo).

K-do V. Lemeŝov, Nijnie Kajdaki, Dnepropetrovsk, 16 str. Bolŝaja dez. koresp. kĉl. L, PI.

K-do I. Kisenko, N. Kajdaki, Bolŝaja-str. 43, Dnepropetrovsk, dez. koresp. kĉl. L, PI.

K-do A. Sidorov, Poĉtovij jaŝĉik 347, Rostov/Don, dez. koresp. pri Internacia Ruĝa Help-movado, L.

K-dino N. Gorina, Verĥne-Bulvarnaja ul. 8, Rostov/Don, dez. koresp. k. interŝ. PI kun tutmonda junularo.

K-do A. L. Samoĥin, Centraln. Poŝtovaja Kontoro, Rostov/Don, koresp. kun laboristoj de ĉl., precipe kun poŝtistoj pri div. t.

— Esperantaj rondetoj ĉe klubo de Odessaj fervojaj metiejoj, dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata. Adr.: Odessa, Smirnovskaja. Klub Janvarskih Masterskih Krujok Esperanto.

K-do Alekseo Poĉebyt, Vinogradnaja, 19, Odessa, dez. koresp. L, PI kĉl.

— Lab. Int. kor. oficejo ĉe Gubkom SEU, poŝtkesto, 305, Leningrad, koresp. kaj peras kor. inter labor. polit. organ., espergrupoj, interŝ. mater. por preso kaj ekspozio.

— Esperantista Komitato anoncas, ke K-do S. N. Aptekman estas peranto por junulorganizoj, kom. jun. ĉeloj k. pionirorganizoj de urbo Rostov/Don. Adr.: Rostov/Don, Srednij pr. 39, kv. 6.

Atentu! Bavariaj SAT-anoj!

Multaj fervojistaj komjunuloj de Samara eklernis esp-on por havigi eblecon senpere korespondadi precipe kun gekomjunularo de Bavario, ĉar ĝi estas protektata de Samara gefervojista komjunularo. Necesas tuj pruvi eblecon de iliaj konstantaj interrilatoj per esp-o. Do, ge-SAT-anoj-komjunuloj de Bavario! urĝe sendu leterojn pri vivo kaj laboro de viaj ĉeloj, kie mankas ĉeloj — pri vi mem. Interrilatigu viajn ĉelojn kun la niaj kaj plu peradu. Niaflanke mi peradoS. Per praktikaj servoj ni necesigu esp-on por la socio kaj forĝu internacian solidarecon!

Mia adreso estas: USSR, Samara, Uralskaja 29, loĝ. 3. B. Jeleznjakov (5583).

[REKLAMO p.8] Kiu aĉetas RAZOKLINGOJN kun esperanta surskribo? Kiu povas peradi mendojn? La prezoj estas jenaj: 1000 pecoj je 54,— mk. g. afrank. eksterl. 100 „ „ 10,50 „ „ „ „. Nepre mendu provkartonon k. 10 klingoj kontraŭ sendo de 1,50 mk. g. Vi estos surprizata de la bonega tranĉkapableco. A. Reul, Würselen b. Aachen (Germ.) Poŝtĉeka konto: Köln 43362

[REKLAMO p.8] Se vi deziras profundiĝi en la materion de “Sennaciismo“, vi nepre aĉetu kaj legu la 2-an eldonon de A. B. C. de Sennaciismo. Mendebla ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

ENHAVO:

La klasbatalo en Japanio pĝ. 163
La sola en la tutmondo „ 164
Solena promeso (militĵuro) de ruĝarmeanoj „ 164
El Ameriko „ 165
El sendependa Estonio „ 165
Tago el mia vivo „ 166
Protesto „ 166
Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo „ 166—67
Impresoj pri Sovetio „ 167
Tra Esperantio „ 168—69
Anoncoj „ 169—70
Nia Poŝto „ 170
Korespondado „ 170

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

N-ro 178, 1-a de marto 1928

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

4-a Jaro. N-o 178 — APERAS [SAT] SEMAJNE — 1. Marto 1928

[BILDO p.1 | 5,4,96,30] Kaplinio de la gazeto: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», super la devizo «Esperanto je la servo de l’ tutmonda proletaro» kaj la granda titolo «Sennaciulo» en ornamaj literoj.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

KIEL MORTIS NIKOLAO ROMANOV

Historia respondo al burĝaj mensogoj

Post la Februara Revolucio la registaro havanta kiel gvidanton Kerenskij, klopodis forsendi la familion de Nikolao Anglion, sed ĝi ne sukcesis. Tiam oni decidis veturigi la familion de l’ ekscaro kaj lin mem en la urbon Tobolsk (en okcidenta Siberio), kaj tion oni plenumis.

Kiel ili loĝis en Siberio? “La vivo de la cara familio ĉirkaŭita de prizorgoj de multenombra servistaro, pasis trankvile kaj dece laŭ starigita ordo. Mono al la familio ne mankis, ĉar ili povis tiutempe libere uzi siajn grandegajn riĉaĵojn, troviĝantajn en bankoj. Laŭ la plej modesta kalkulo ili posedis pli ol 14 milionojn da rubloj. Tio donis la eblecon ne malbone vivi ne nur al la familianoj sed ankaŭ al la multenombra servistaro, kiu alveturis kune kun ili” (Bykov: “La lastaj tagoj de la familio Romanov”, paĝo 59).

Unu el la soldatoj, kiuj gardis la ekscaron, Matvejev P. M., tiel atestas pri ilia bonfarto: “Ĉiujn produktojn por la familio de Romanov oni aĉetadis en la vendejo. Kiam iuj produktoj mankis, ekzemple: sukero, do tiu manko estis nedaŭra, ĉar tuj superfluis donacoj de monaĥinoj el la najbaraj monaĥejoj (Bykov: “La lastaj tagoj . . .”, pĝ. 59). “Ne forgesis pri la familio Romanov iliaj ‘amikoj’, kiuj restis liberaj, sendante al ĝi regule monon kaj diversajn sendaĵojn” (Bykov: “La lastaj tagoj . . .”, pĝ. 60).

Gardo de la ekscaro tiutempe troviĝis en la manoj de la registaro de Kerenskij. La familio de Romanov tiam vivis bone. Sed tio nur daŭris ĝis la Oktobra Revolucio. Post tiu okazo la vivo de l’ Tobolskaj malliberuloj grave ŝanĝiĝis. Fine de novembro (de l’ jaro 1917) estis formita soldata gardkomitato, kaj fakta potenco super la Romanovoj transiris al la soldatoj de tiu taĉmento. “Soldata komitato penis starigi por la arestitoj pli malmolan reĝimon, forigante ĉiujn privilegiojn donitajn ĝis nun.” Sed “malgraŭ la pliseverigo de la reĝimo, la familio de Romanov kaj tuta ĝia servistaro daŭris vivi sufiĉe gaje”. La prezidanto de la tiama taĉmento gardanta Matvejev memoras ekzemple tian okazintaĵon: “Deĵorante, kiel oficiro de la taĉmento proksimume je la 11-a horo vespere, mi eliris la koridoron el la ĉambro de deĵoranto . . . mi aŭdis supre eksterordinaran bruon; mi devas diri ke en tiu tago la Romanovoj festis iun familian feston. La tagmanĝo daŭris ĝis la malfrua nokto, la bruo plifortiĝis, kaj baldaŭ gaja kompanio, kiu konsistis el la familio Romanov kaj ilia servistaro, ĉiuj en festaj vestaĵoj malsupreniĝis de la ŝtuparo. Antaŭe iris Nikolao vestita en kozaka uniformo de regimentestro, havante ĉerkesan ponardon ĉe l’ zono. La tuta kompanio eniris la ĉambron de l’ instruisto Gibbs kaj gajis ĝis da 2-a horo nokte (ibid. pĝ. 72, 73 k. 74).

Ĝuste de la 1-a de marto 1918 laŭ ordono de la popola komisaro de posedaĵoj de l’ Respubliko oni al Nikolao kaj lia familio donis soldatan porcion de nutraĵo, kaj estis decidite limigi la uzadon de iliaj kapitaloj, kiuj troviĝis en bankoj. Sed tio ne ankoraŭ signifis, ke ili devis malsati.

El suprecititaj faktoj estas videble unue, ke la familio de Romanov malsaton ne sentis, due ke en Siberio ĝi ne mortis, sed la 26-an de aprilo 1918 estis veturigita al la urbo Ekaterinburg.

“La prezidantaro de VCIK (Tutunia Centra Ekzekutiva Komitato) inklinis opinii necese difini malfermitan juĝon al Nikolao Romanov. Tiutempe devis esti kunvokata la 5-a Tutrusia Kongreso de Sovetoj. Oni supozis starigi la demandon pri la sorto de la familio Romanov antaŭ la kongresanoj kaj decidi publikan juĝon en la urbo Ekaterinburg” (ibid. pĝ. 106). “Tamen laŭ la raporto de Goloŝĉekin [?] (regiona milita komisaro) pri la militagadoj en Uralo almarŝo de ĉekoslovakoj endanĝerigis la situacion kaj oni povis atendi baldaŭan kapton de Ekaterinburg. Estis decidite ne starigi la demandon dum la Kongreso, ĉar povis signifi tro longan prokraston. Al Goloŝĉekin [?] estis proponite veturi al Ekaterinburg kaj je fino de julio prepari kunsidon de juĝantaro pri la familio Romanov, al kiu devis alveturi Trocki” (ibid. pĝ. 107). Trocki devis veturi kiel ĉefa akuzanto de la ekscaro pro liaj krimoj kontraŭ la popolo. Civila milito pli kaj pli disvastiĝis. Danĝero de kapitulaco de la urbo al blankgvardiaj bandoj estis tre okulvidebla, kaj por batalo kontraŭ ili oni disponis ĉiujn fortojn. Intertempe post unuaj tagoj de enloĝigo de la familio Romanov en la urbo Ekaterinburg, tien komencis enflui grandkvante monarkistoj, pastraro, reprezentantoj de alilandaj ŝtatoj kaj aliaj partianoj de ekscaro. Blankgvardianoj komencis organizi grupojn, kiuj havis la subtenon de l’ burĝaro, kiu dank’ al proksimeco de la fronto prepariĝis por eluzi oportunan momenton fari en la urbo ribelon cele de liberigo de la Romanovoj el domo de Ipatjev, kie ili estis loĝigitaj. Ili estus povintaj. Sed la regiona eksterordinara komisiono “Ĉeka” sukcesis trovi postsignon de

— paĝo 2 —

172 — SENNACIULO

tiuj organizoj, kaj parto de aktivaj blankgvardianoj estis arestita.

Post la alveno de Goloŝĉekin [?] el Moskvo, proksimume la 12-an de julio estis kunvokata kunveno de Regiona Soveto, dum kiu oni aŭskultis raporton pri la rilato de Centra Estraro al pafmortigo de l’ familio Romanov. Regiona Soveto decidis, ke organizi juĝon, kiel oni supozis en Moskvo, oni ne povos, ĉar fronto estas tro proksima kaj prokrasto de l’ juĝo pri Romanov povas embarasi. Estis decidite, demandi la komandanton de l’ fronto pri tio, kiom da tagoj li povas defendi la urbon Ekaterinburg kaj kia estas situacio de l’ fronto.

Milita Komandantaro faris al Regiona Komitato raporton, el kiu estis videble, ke la situacio estis treege malbona. Ĉekoj jam ĉirkaŭis Ekaterinburgon de l’ sudo kaj atakis ĝin de du flankoj. Fortoj de Ruĝa Armeo estis nesufiĉaj, kaj kapitulacon de l’urbo al ĉekoj oni povis atendi post tri tagoj. Depende de tio la Regiona Soveto decidis pafmortigi la familion Romanov, ne atendante juĝon. Pafmortigon kaj malaperigon de la kadavroj laŭdecide organizis la estraro de la gvardio kun helpo de kelkaj laboristoj-komunistoj. Oni decidis malaperigi la kadavrojn, ĉar oni atendis la kapton de Ekaterinburg per la ĉekoj, por ne doni ĉe la kontraŭrevolucio la eblecon per “sanktrestaĵoj” de l’ ekscaro eluzi la malklerecon de la popolamasoj (ibid. pĝ. 114).

Tiel en la nokto antaŭ la 17-a de julio la familio Romanov pereis. 11 homoj: Nikolao Romanov, lia edzino, filo, kvar filinoj kaj kvar homoj el liaj proksimuloj estis pafmortigitaj. La 18-an de julio dum kunsido de la prezidantaro de VCIK (Tutunia Centra Ekzekutiva Komitato) ĝia prezidanto J. Sverdlov anoncis la ricevon laŭ rekta kablo de telegramo pri la pafmortigo de la ekscaro. La prezidantaro de VCIK pritraktinte ĉiujn cirkonstancojn, kiuj devigis la Regionan Uralan Soveton akcepti decidon pri pafmortigo de Nikolao Romanov, decidis aprobi la agadon de l’ Urala Soveto. Tiuvespere oni anoncis la pafmortigon dum kunsido de Soveto de Popolaj Komisaroj (ibid. pĝ. 116).

La 21-an de julio la pafmortigon oni diskonigis dum laborista amaskunveno en Ekaterinburga teatro, kaj popolamaso elmontris energian esprimon de ĝojego. Ĝi akceptis konkludojn, el kiuj estas jena: “Ekzekuto de Nikolao la sangavida estas respondo kaj minaca averto al burĝa monarkia kontraŭrevolucio, kiu volis dronigi en sango Laborist-kamparanan Revolucion” (ibid. pĝ. 117).

Oficiale pri pafmortigo estis anoncita en la gazeto “Urala Laboristo” de 23. 7. 1918.

Tiel Laboristoj de Uralo agis kontraŭ la ekscaro kaj lia familio. La domo, en kiu loĝis kaj estis pafmortigita Nikolao II estas nun riparata por fariĝi “Muzeo de Revolucio”. La placo, sur kiu ĝi staras, nomiĝas “Placo de popola venĝo”.

Esperanto-ĉelo el Sverdlovsk¹).

¹) Tiu artikolo de esperanto-ĉelo el Sverdlovsk (iama Ekaterinburg, kie pereis Nikolao Romanov) estas parto el letero sendita al esperanto-ĉelo el Orléans (Francio), responde al peto. Ĝi montras, ke estas ebla kaj necesa la kunordigo kaj diskonigo de la plej interesaj esperanto-korespondaĵoj inter grupoj kaj eĉ individuoj. — Red.

BLASCO IBANEZ

La 28-an de januaro en ĉiuj ĵurnaloj aperis kelkvorta informo: “Agentejo Havas komunikas, ke hodiaŭ mortis Blasco Ibanez.” Tiuj ĉi avaraj vortoj de l’ telegrafa komuniko instigas nin diri kelke da vortoj pri la literatura heredaĵo de l’ mortinta verkisto.

Blasco (Blasko) Ibanez, kiu mortis en la aĝo de 60 jaroj, apartenas al la

[BILDO p.2 | 36,22,65,53] Portreto de Blasco Ibáñez: maljuna viro kun lipharoj kaj barbeto, portanta helan ĉapelon, kostumon kaj kravaton.

plej popularaj verkistoj de Hispanio kaj estas fame konata en eksterlando. Liaj verkoj estas tradukitaj en pluraj eŭropaj lingvoj. Preskaŭ ĉiuj liaj grandaj romanoj, tradukitaj iam en rusan lingvon, estas nun ripete eldonataj en Sovetio kaj ĉiam demandataj en la bibliotekoj, same kiel la verkoj de aliaj eksterlandaj aŭtoroj, tiom ŝatataj de rusaj legantoj, — Jack London (Jak London) kaj U. Sinclair (Sinkler).

B. Ibanez komencis sian literaturan karieron per noveloj de etnografia karaktero, en kiuj li priskribis la manierojn kaj vivkondiĉojn de sia patrolando — Valencio. Sed baldaŭ li transiris al serio de romanoj kun psikologiaj trajtoj; tamen ankaŭ en ili li donis bonegajn bildojn el la vivo de diversaj klasoj de moderna hispana socio.

Laŭ literaturaj manieroj de sia verkado B. Ibanez similas al naturalistoj el literatura skolo de E. Zola. Sed en la verkoj de pli malfrua periodo de aŭtoro jam evidentiĝis ĉiuj trajtoj de arta impresismo. Helaj koloroj, eksteraj brilaj efektoj kaj la kulto de fortaj personoj, — jen kio karakterizas la lastajn verkojn de tiu aŭtoro. La originalaj proprecoj de Ibanez-a verkmaniero estis la kaŭzo de tio, ke la hispanaj kritikistoj diris, ke li verkas por la eksporto, tio estas — la aŭtoro akomodiĝas al la gustoj de alilanda legantaro.

Ĉu ne estas honto, ke Sennaciulo ne ankoraŭ atingis la nombron de 3000 abonantoj?

Se ĉiu K-do farus sian devon, certe tiu nombro estus baldaŭ superita.

Varbu, varbadu abonantojn . . .

Laŭ politikaj tendencoj B. Ibanez estis tipo de radikala demokrato kaj konsekvenca respublikano. En juna aĝo li jam spertis persekutadon de reakcia registaro de Hispanio, kaj li estis ekzilita pro aktiveco en respublikana movado. En la plej lasta periodo de sia vivo li estis devigita vivadi ekster Hispanio, kiel politika elmigrinto.

En 1925 Ibanez eldonis en Parizo akravortan pamfleton pri la hispana reĝo sub la titolo “Malkaŝita Alfonso XIII”. En tiu ĉi broŝuro la aŭtoro evidentigis interalie hontindajn spekuladojn kaj monarkiajn aventurojn de l’ korteganoj kaj de la reĝo mem, kiu dum la milito estadis pagata agento de l’ germana ĉefstabo. La pamfleto vekis indignegon ĉe la hispanaj regantoj. La nobelaj friponoj kaj kortega parazitaro kun sia moŝta ĉefo estis skandale ekscitegitaj.

Kiel sekvo la patrio honoris sian eminentan verkiston per tio, ke oni ŝanĝis la nomon de placo en urbo Valencia, kiu havis la nomon de B. Ibanez, kaj ke oni forigis la medalionon kun lia portreto, kiu pendadis tie antaŭe.

La diktaturo de Primo de Rivera penas ĉiel nuligi la memoron pri fama literaturisto en lia patrio. — La socia signifo de multaj el liaj romanoj estas por ni nedubebla. Kun varma kunsento li priskribis la vivon de hispana kamparanaro. Per akraj konturoj kaj helaj koloroj estas pentrita la vivo de subpremataj klasoj en liaj romanojpanoramoj. Li ĉiam estis elpaŝanta kiel maltima akuzanto de l’ jezuitoj kaj malcedema kontraŭulo de l’ ekleziularo.

N. Krassovskij.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 173

LETERO EL ANGLIO

La brita ĉefkomandanto en la granda buĉado 1914/18 Haig (Hejg) mortis en sia lito, kaj la registaro elspezos 7000 funtojn, por honori lian memoron per konstruo de monumento. Ŝajne ne sufiĉas la tombo de la nekonata soldato por memorigi la patrinojn pri la glora ofero de iliaj filoj. La tombo de Haig fariĝos nova ejo por la hipokrita plorado, la fanfaronado pri brita kuraĝo, brita fideleco, brita supereco kaj venkado. Ĝi helpos krei la atmosferon, en kiu malsaĝuloj nek komprenas la kaŭzon de milito, nek pensas detrui ĝin, nek antaŭvidas ĝian teruron kaj kruelecon. El la lernejoj oni alkondukos grupojn, kaj ĉe la monumento la knaboj aŭdos pri morto pro la brita patrio kiel la plej alta celo. La nunaj filmoj subtenas tiun ideologion, glorante la militon kaj helpante prepari nutraĵon por la kanonoj.

———

Ĉu paco en la industrio povas ekzisti? S-ro Alfred Mond — riĉa, lerta, hebrea, antaŭenema kapitalisto — jesas kaj invitas grupon de sindikat-gvidantoj laboristaj, diskuti kun la estroj de l’ industrio. Sed dum la lango parolas pri paco, la kapitalista mano preparas la militon, kaj la salajroj de la teksistoj kaj ministoj speciale estas minacataj. La registaro ĉe la Intern. Labor-Oficejo intencas ĉesigi la klopodojn, limigi internacie la labortagon je 8 horoj laŭ la Vaŝingtona Konferenco. En la malriĉaj distriktoj ĝi tre malaltigas la subtenon por la senlaboruloj.

———

La episkopoj kaj la eklezianoj ankoraŭ bataladas pro la nova Preĝlibro. Ĉu la brita eklezio glitos sub la kalkanon de l’ Roma papo? Per granda agitado la parlamento fine rifuzis konfirmi la ŝanĝojn planitajn, kiuj plejparte permesus al la brita pastraro, imiti la ritojn de sia katolika frataro. Kredeble la parlamento akceptos kaj oficialigos kompromison. Sed la ekleziuloj komencas paroli pri memrego por ia eklezio. “La parlamento ne havu rajton decidi pri niaj aferoj.”

Certe la senoficialigon de la eklezio neniu progresemulo kontraŭstarus. Sed la plej grava punkto estas ĝia senposedigo. Nuntempe ĝi ĝuas rentojn ktp. kiel oficiala institucio. Certe la episkopojn pli interesas la mono ol la moralo. Se la eklezio devus dependi de la donacoj de la kreduloj, ĝi estus tiom malriĉa kiom ĝia supozita fondinto. La eklezio eĉ ricevas profitpagojn el la karbindustrio, en kiu la laboristoj laborante malsatas.

Nu, eble la sektaj malpacoj inter la kreduloj havos bonajn rezultojn.

(488.)

La liberpensula movado en Aŭstrio

Aŭstrio estas destinita por esti la centro de la libera penso, ĉar Aŭstrio estis dum 600 jaroj la azilo de la plej nigra reakcio. La proverbo pri la katolika Aŭstrio estis ĝusta. Dinastio, kiu precize obeis la dezirojn de Romo, kiu kiel filio de Romo praktikis la plej klerikalan politikon, donis al tiu ŝtato unikan aspekton. Kiu simpatiis al Habsburg, ankaŭ simpatiis al la eklezio. Romo kaj Habsburg, eklezio kaj imperiestro estis kuniĝintaj en ligo, kiu dum multaj jarcentoj malebligis ĉiun kontraŭan opinion en Aŭstrio. La spirito de Metterniĥ, la plej bruta diplomato de la revoluciaj jaroj 1848—1849, regis ankaŭ post la morto de tiu ĉi viro ankoraŭ longe. Ĉiu libera esprimo pri propra opinio estis subpremata, cenzuro, polico kaj juĝistaro konstante laboregis, centoj estis enkarcerigitaj, ĉar ili pensis aliel, kiel permesis la tielnomata ŝtata prudento. Miloj da presaĵoj estis konfiskataj antaŭ ol ili venis en la manojn de liberspiritaj homoj. Sisteme estis malebligata la libereco de la opinio kaj de la volo. Kontraŭ tia fono des pli kontrastas la aŭstria liberpensula movado. Jam antaŭ 40 jaroj ekagis kuracisto Plavitz kiel heroldo de la libera penso. Li arigis la senkonfesiulojn, la malmultajn kuraĝulojn (Ligo de la senkonfesiuloj). Li batalis obstine kontraŭ kredo kaj kutimo. Depost lia apero la liberpensula movado malrapide, sed konstante progresis.

Sed ne esperite evoluis la liberpensula movado en Aŭstrio post la renverso. La nova, respublika konstitucio garantiis plenan kunven- kaj organizliberecon, kaj laŭ tio la movado povis evolui ne estante daŭre observata de la ŝtataj funkciuloj. Estas la merito de K-do Franzl, esti pleniginta la liberpensulan movadon per spirito kaj vervo. Kiel post varma pluvo la fungoj kreskas el la tero, tiel fondiĝis ĉie lokaj grupoj. Ne nur en Wien, kiu depost 1919 estas socialiste administrata, sed ankaŭ en la provincoj, kiuj estis ankoraŭ tute sub klerikala gvidado, fondiĝis unu loka grupo post la alia. Ekzistas hodiaŭ ne unu konfederacia provinco, en kiu la liberpensularo ne havas firman pozicion. Kaj oni devas atenti, ke en Tirolio kaj Vorarlberg la plej nigraj landestroj regas, ke en Karintio la reakcio gvidas la registaron, ke en Stirio la ĉionpova Rintelen regis, kiu trudis al senkonfesiaj infanoj ian konfesion, ke Supra Aŭstrio havis antaŭ nelonge prelaton Hauser kiel landan estron, kaj ke Malsupra Aŭstrio havas la karulon de la episkopoj, D-ron Buresch ĉe la pinto, ke en Burgenlando la hungaraj-klerikalaj dukoj kaj pastroj estis direktodonaj. En tiuj landoj havas firman pozicion la liberpensularo. Jen ciferaj atestoj: La liberpensula ligo de Aŭstrio nombris fine de 1926 231 lokajn grupojn kaj 93 paglokojn, do 324 fortikaĵojn, de kiuj deiras ega laboro kleriga. Inter ili estas lokaj grupoj kun 1000—1500 membroj. Malgraŭ ega elmigrado kaj laborkrizo ĉiuj grupoj pligrandiĝas. La libera penso progresas!

Tiun progreson ĉefe kaŭzas la multflanka kleriga laboro de la liberpensula ligo. Ekzemple eldonis la ligo nur dum jaro 1926 presaĵojn en eldono de po 50 000 kaj gazetojn en eldono de po 400 000 ekzempleroj, ne menciante la libro-eldonadon de la apartaj grupoj. Kleriga laboro ankaŭ estis farata en la 2500 kunvenoj, el kiuj multaj fariĝis fakte amaskunvenoj. Multon ankaŭ helpis la instruo pri vivoscio por la fortiĝo de la ligo. Kiam vidis la gepatroj, ke ni ne nur vokas per vortoj je nova vivmaniero, sed ankaŭ pruvas per agoj, ke serioze ni deziras vere etikan edukadon de la junularo, amase aliĝis tre multe da plenkreskuloj al la ligo. Nur en Wien ni instruis dum 886 instruhoroj 1661 infanojn pri etika vivoscio. —

Netaksebla rimedo de la kleriga laboro estis la fondo de liberpensula instruista laborkomuno. La liberpensemaj instruistoj siaflanke tre bone influis la kolegojn inter la instruistaro kaj la gepatrojn. Al tiu ĉi multflanka kleriga laboro ni dankas la pligrandiĝon de la membraro de la liberpensula ligo. Kaj ni ankaŭ ne forgesu kaj ne prisilentu, ke ankoraŭ pli multe da homoj fariĝis senkonfesiaj sen aliĝo al nia ligo. La relative nova liberpensula movado en Aŭstrio ankaŭ jam povas montri gravajn sukcesojn, gravaj ĉefe pro tio ke ni ja vivas en tiu Aŭstrio de la prelato Seipel, kiu ĉion de la kanceliera oficejo trans la ministerioj ĝis la distriktaj kaj komunumaj funkciularoj plenigas per sia klerikala spirito. Ekz. la kristsociala landestro de Vorarlberg D-ro Enders malpermesis la liberpensulajn kunvenojn en Feldkirch kaj Bregenz, nur pro tio ke katolikaj, fanatikigitaj junuloj estis disigintaj en Dornbirn la kunvenon de iama roma katolika pastro Krenn (vidu “S-ulo” n-o 175), per tranĉiloj kaj gumbastonoj. Sed la administra juĝejo kiel la plej supera instanco en administra vivo de la ŝtato difinis ĉi tiun malpermeson kiel neleĝa. Post tio decido certe ne baldaŭ iu funkciularo kuraĝos malpermesi liberpensulajn kunvenojn. Alia sukceso estis la malvalidigo de decidoj de lernejaj estraroj, laŭ kiuj gepatroj estis punendaj, kiuj estis ne sendintaj siajn senkonfesiajn infanojn al religia instruo.

Sed la plej grava sukceso estis, ke en 60 kazoj la administra juĝejo faris

— paĝo 4 —

174 — SENNACIULO

ĝeneralan decidon, ke ĉiuj infanoj, kiuj ankoraŭ ne estas sepjaraj, povas eksiĝi kun siaj gepatroj el ekleziaj kaj religiaj unuiĝoj kaj ke neniu senkonfesia infano povas esti devigata viziti ian religian instruon. La konstitucia tribunalo decidis, ke ankaŭ la senkonfesieco estas konfesio kaj tial la senkonfesiuloj devas ĝui la samajn rajtojn kiel la konfesiuloj. Longdaŭra batalo, kiu okupis distriktkapitanaĵojn, landajn registarojn kaj ministeriojn, estas per tio por ni venke finita. Eble en eksterlando povas esti konsiderata kiel logikaĵo tio, ke ankaŭ senkonfesiuloj ĝuas ŝtatan ŝirmon; en Aŭstrio, kie la senkonfesiuloj ĝis nun estis ekster leĝa ŝirmo, validas ĉi tiu ŝanĝo de nia jurpercepto kiel senekzempla sukceso kaj ne estas troigo, kiam ni diras, ke estas la merito sole de la liberpensula ligo, esti venkinta ĉi tiun novan direkton.

Tiel la aŭstria liberpensularo ĉiam pli kaj pli grandiĝas. Ĝi disvastiĝas kaj profundiĝas. Tute nova generacio maturiĝas. La plej ĝojiga je la aŭstria liberpensularo estas la fakto, ke ĝi estas ĉefa apogilo por la socialismo. Ĉiam pli kaj pli montriĝas la fakto, ke socialismo kaj liberpensulado ne estas disigeblaj, kaj kie ili estas kuniĝintaj harmonie, tie la venko ne forrestos.

Reinhardt Rössler.

Tradukis laboremuloj el la SAT-rondo Linz.

★

Kvinjaro de IRH (MOPR) en Sovetio

En nuna jaro kvin jarojn ekzistas Internacia Ruĝa Helpo (MOPR) en Sovetio. 18. marto, la tago de IRH, estos malfermata 2. Tutsovetia Kongreso de MOPR. Ĝi nun havas 3 490 699 membrojn, el kiuj 2 589 037 estas senpartiaj laboristoj kaj vilaĝanoj, ruĝarmeanoj kaj oficistoj, kiuj dum 5 jaroj kolektis inter si 8 108 023 rublojn. 8880 politikaj elmigrintoj el eksterlando ricevis kun siaj familioj subtenon de MOPR. Monhelpon ricevis dekmiloj da politikaj malliberuloj. MOPR-ĉeloj kaj organizoj regule plenumas protektadon al enkarcerigitoj en kapitalistaj landoj. El 160 malliberejoj estis ricevitaj dum tiu ĉi tempo 957 leteroj kaj senditaj 6444. (Sendube ne ĝuste enkalkulita nia esperanto-korespondado.) La kvinjaro devas instigi nin por plifortigo de peresperanta servo ĉe MOPR. Kiu deziras ligiĝi kun Moskvaj MOPR-ĉeloj, skribu al: Moskva Gub. Komitato de SEU, ul. Frunze 18, 21 ŝkola, Moskvo 19. Salutleteroj alvenu antaŭ la Kongreso (ĝis 12. 3.).

(259.)

EL LA DEMOKRATA SVISIO

Por difini la ĝeneralan spiritostaton de tiu lando, sufiĉas montri al tutmonda stato; ĉiam pli kreskanta reakcio. En Svisio, kie fondiĝis en jaro 1877 la granda kontraŭalkohola asocio “Blua Kruco”, oni nuntempe konsumas pli ol 6 litrojn da alkoholo jare po loĝanto. Svisio rangas en unua loko inter la landoj rilate al senpatraj naskiĝoj, memmortigoj, ftizo. Neŭtrala dum la lasta milito, ĝi febre produktis municion por ambaŭ tendaroj de militantoj. Naskolando de la Ruĝa Kruco, ĝi ege profitis per la milito pro gajna akceptado de militviktimoj. Malgraŭ relative bona situo oni tie pagas altajn impostojn, t. e. 200 orfrankojn dum jaro.

Jaron post jaro la svisa popolo glitas pli en barbarecon; nun jam estas malfacile trovi homon inter profitemulo kaj stultulo. La lasta monstraĵo estas la akcepto de la fama sklaviga leĝo por oficistoj per la registaro kaj la parlamento.

Sed ni rigardu ankoraŭ alian flankon de svisa bildo. Dum pasinta decembro l’ “Association des instituteurs genevois” (Asocio de ĝenevaj instruistoj) starigis programon por venonta svisia kongreso. Tiu laborprogramo subskribita de 60 viraj instruistoj estas jene resumebla:

  1. Starigi solidarecon ĉe la bazo de instruado; 2. Forigi el la lernolibroj ĉiun ŝovinistan spiriton; 3. Eligi el lernoĉambroj ĉiujn kontraŭpacifismajn objektojn; 4. Instigi la lernantaron por internacia korespondado kaj lernigi esperanton; 5. Militi kontraŭ alkoholo; 6. Konstruigi lernejojn laŭ leĝoj de higieno; 7. Komprenigi al la infanoj la malutilon de milito; 8. Glori la laboron; 9. Akcepti la seksegalecon; 10. Konsiderante, ke la ĉefa rimedo kontraŭ la milito estas la senarmigo, la AIG alvokas la svisajn instruistojn postuli la nuligon de milita buĝeto. Per mono tiel ŝparita estu akcelata la kreo de asekuro por maljunuloj kaj lukto kontraŭ ftizo kaj kancero.

Tiu kuraĝa laborprogramo estis tuj publikigita kaj efikis kiel ŝtono ĵetita en akvon. Tuj la reakcio kriegis per ĵurnaloj kaj popolaj kunvenoj. Unuanime oni postulis la malpermeson de instruado por la 60 malpatriotaj instruistoj. La 28. jan. la ĝeneva parlamento diskutis pri la afero. Tie la Estro pri Instruado deklaris, ke la instruistoj ne kulpas, ĉar ili ne mem publikigis sian deklaron; plie, ke ili obeis al nova voĉo de konscienco, ne al krima ideo. Ili estus punindaj nur, se ili fuŝus en la instruado, sed en tiu okazo pekis nur administracie, kaj tiusence estis jam administracie punitaj.

La krio de la ĝenevaj instruistoj estas ankoraŭ pala kaj malfortika, sed kuraĝa. Kiu SAT-ano sendos kuraĝigan — sed moderan — leteron al AIG?

O. Schweitzer.

Faktoj kaj komentoj

Usona Kapitalo invadas pra-densejojn en Brazilio . . .

Mi supozas, ke la braziliaj patriotoj tre koleras kontraŭ sia registaro. Ili certe havas motivon. Tiu registaro ja malpatriote koncesiis al s-ro Ford 16 000 kv. kilometrojn da grundo en la Amazona baseno. La mondfama aŭtomobil-konstruisto planas en la tiea densejo, apenaŭ esplorita, kreskigi kaŭĉuk-arbojn. Laŭ jam starigitaj planoj, la transporto de laboristoj kaj materialoj okazos ŝipe kaj aeroplane. Necesos proksimume 10 jaroj antaŭ ol la kaŭĉuk-arboj povos liveri la latekson¹).

Do, la laboristoj estos tie ekspluatataj per la usona kapitalo, anstataŭ per la brazilia.

Pri tiu malpatriotaĵo ni faru nur jenan rimarkon: En la loko, kie nuntempe vivas “sendepende” sovaĝaj bestoj, kie homaj piedoj ĝis nun ne paŝis, post kelkaj jaroj vivos multnombraj laboristoj; tie enplantiĝos la kapitalismo, tie klasbatalo sekve okazos kaj tiel estiĝos kondiĉoj favoraj al la starigo de l’ socialismo.

¹) lakteca fluidaĵo, kiu malfluidiĝante, konsistigas la kaŭĉukon.

. . . sed ankaŭ la ĉefurbon de Francio

Ne nur la senhomajn densejojn de Brazilio invadas la usona kapitalo. Lastatempe la francia burĝa gazetaro diskrete sciigis, ke la “International Telephone and Telegraph Corporation” (Internacia Telefona kaj Telegrafa Korporacio) ricevis la mendon pri instalo de la aŭtomata telefono en Parizo.

Kiom abomeninde! Des pli, ke tio okazis malgraŭ la protestoj de la “CGT” (Ĝenerala Konfederacio de l’ Laboro), el kiuj ni citu jenon: “La ‘CGT’ estas preta defendi la heredan posedaĵon de la nacio; ĝi ne permesos la senhonorigan fortranĉon, kia estus la koncesio al internacia asocio de unu el la servaparatoj, kies graveco estas fundamenta por la sendependa vivo de nia lando.”

Ĉu necesas komento? Tute ne. Estas klare, ke la gvidantoj de la “CGT” estas pli bonaj patriotoj ol Poincaré (Puenkare) mem.

E. L.

— paĝo 5 —

Dudekdu infanoj

En Basel ĉe la Skeldo (Belgio) malriĉa kamparanino baldaŭ naskos sian 22-an infanon. La reĝa familio, episkopoj, grafoj kaj baronoj jam vizitis tiun riĉan (?) familion, kiu loĝas en malgranda, putranta kampodomo. La avino, gepatroj kaj filinoj dormas en la sama ĉambro. La filoj dormas en la grenejo sub la tegoloj inter kampolaboriloj.

La oficialaj vizitintoj decidis kolekti la necesan sumon por la konstruado de pli saniga kaj konvena domo. Pro tio estas bezonataj 14 mil “belgoj” (nova mono). Do aperos nacia subskriba listo, kiu portas la nomojn de la nobelaro, generaloj kaj pastroj, por allogi la popolon je malavareco.

Multaj laboristoj tutkore donos pro kompato, sed des pli malnobla estas la agado de la organizintoj. Ili sufokiĝas en abundo kaj riĉeco kaj nur volas ekspluati la publikan bonkorecon, profite je ilia propra estimo kaj honoremo. Ĉar, kial oni atendis tiel longe? Ĉu nur la 22-a infano estas netenebla ŝarĝo? Ĉu ĉiu familio devos havi 22 idojn por ĝui ĝeneralan helpon? Tion oni fine kredus, ĉar la ligoj por multnombraj familioj instigas la popolon suferantan, daŭrigi kaj pligrandigi la infannaskadon. Lando kaj mondo bezonas filojn, ili diras, kaj dume mortas malsate miloj da homoj en Ĉinio. Ili ja estas ribeluloj, kaj iliaj infanoj povus esti edukotaj laŭ primitivaj kutimoj.

La granda kvanto da infanoj (kaj homoj entute) efektive nur estas bezonata por militi kaj por liveri laboron, nepagatan laŭ valoro, al fabrikoj, kiuj densiĝas. — Skandala estas la propagando farata je la nomo de tiaj “ligoj” de personoj, kiuj atestas la malon en ligoj por bestoproduktado! Ĉu eble ili opinias, ke laboristoj estas bestoj kaj ke bestoj estas…?

Sed la konscio pri propra valoro, rajto, honesteco kaj moralo inter Laboristaro iom post iom vekiĝas. Baldaŭ reciproka solidara devo montriĝos, kaj tiam la nova socio zorgos ankaŭ por la dudek-unuaj infanoj.

Théo (7439).

★

TAGOJ EL MIA VIVO

Mi estas vagemulo, kaj la aventuroj martirigis min. Tamen mi dank’ al ili ekkonis la mondon en preskaŭ ĉiuj aferoj koncernantaj la mizeron, en kiu vivas homa sklavaro. — Vagante tra la mondo mi iun fojon veturis al la pentrinda urbo Sevilla en Hispanio. Mi venis tien kun alia samideano same bankrotinta kiel mi dumvoje. Ni nek posedis dokumentojn nek regis la hispanan lingvon. Do mankis al ni la bezonaĵoj, por trovi laboron. Ni ne sciis, kion fari, kaj fine decidiĝis iri al la ŝipoj, por trovi manĝaĵon. Efektive ni manĝis surŝipe. Noktiĝis, kaj ni elektis kiel tranoktejon la arkaĵon de la pontego, kiu transiras ĝis la toreadora kvartalo “Triana”. Estis somere, kaj bonfatalo ŝirmis niajn monujojn kontraŭ ŝtelistoj, inter kiuj ni dormis kaj kun kiuj ni intimiĝis la sekvantan matenon — Subite ĉiuj diskuris. Ni miris, sed ekkomprenis, kiam ĝendarmoj nin kaptis. En katenoj kiel krimuloj ni promenis tra la fama urbo, akompanataj de du herooj, ĝis la posteno. Sekvis rigora ekzameno, kaj minacante oni — forpelis nin. Al la laboro! estis nia devizo, sed kie ni trovus ĝin? Mia amiko proponis iri kelkajn kilometrojn kaj dungiĝi, por draŝi la falĉitan grenon. Ni faris kaj en nokta malfruo alvenis. Niaj intestoj denove strikis. Per kio ilin konsoli? Ni murmuris. Ĉirkaŭvagante la farmon kiel malsataj lupoj, ni havis feliĉon trovante legomĝardenon. Ankaŭ ni vidis fruktarbojn kaj supozis ilin plenigitaj. Sed nia ĝojo estis trofrua, ĉar ni nur trovis maizograjnojn, kiuj satigis nin dum kvar tagoj, dum ni atendis dungiĝon. Sed ni fiaskis.

Proksima estis frenezulejo, en kiu nur mi povis trovi panlaboron. Ĝi estis gvidata de monaĥinoj; la mastruma estrino komence tre ŝatis min, sed baldaŭ la inaro denuncis mian forreston de la preĝejo, al kiu ĉiuj devis iri ĉiudimanĉe je la kvara matene. Sekve, denove maldungita.

Afiŝoj anoncis, ke oni pagas 1500 pesetojn al ĉiu, kiu sin enskribos por la milito kontraŭ la maŭroj. Mi min enskribis, kaj ĝis alveno de la speciala ŝipo mi ricevis manĝon kaj du pesetojn ĉiutage.

Fine ni devis nin prezenti por la

Kiel oni helpis min dum la malsato

Malforta kaj malgrasa de malsato, kun ĝoje batalanta koro tralegis mi en gazetoj, ke la imperialista blokado estas nuligita. Mi tuj rememoris, ke eksterlande mi havas amikojn esperantistajn. Verdire mi neniam forgesis ilin, sed la kruda, sangoverŝa milito disigis nin.

Sendube miaj K-doj jam delonge legis en siaj gazetoj nacilingvaj, ke en Sovetio regas tre forta kaj kruela malsato. Sed ĉu ili sciis, ke mi kaj miaj infanoj dum longaj semajnoj ne vidas peceton da pano? Certe ili ĉi tion ne sciis.

Kiu do povis rakonti al ili pri miaj turmentoj malsataj?

Pri tio povus rakonti nur mi. Sed mia buŝo estis ŝtopita per tiu abomena blokado, kaj la poŝto ne akceptadis leterojn al eksterlando.

Mi similis homon mortantan de malsato apud la pordoj de l’ domo de sia amiko, sed ne povanta lin voki por helpo.

Traleginte tion, vi komprenos mian ĝojon, kiam subite eklumis radio de espero!

En tiu vespero mi skribis leteron kaj sendis ĝin al mia amiko-holandano. Mi detale priskribis mian situacion malbonan kaj demandis, ĉu iel li ne povas min helpi. Sendube li volis, sed… etendi helpan manon el eksterlando ne estis tiel simple. Preparitan de li nutraj-sendaĵon la poŝto malkonsentis akcepti, klariginte al la surprizita K-do, ke nek sendaĵoj nek rekomenditaj leteroj nek aliaj valoraĵoj estas akceptataj en Sovetion. Li do direktis la helpon laŭ alia vojo: pere de Internacia Ruĝa Kruco. Kiel provon li sendis al mi du guldenojn pere de Svisa Internacia Banko. Post kelkaj semajnoj mi ricevis de mia amiko leteron, la unuan post longa deviga silentado, en kiu li detale priskribis la aferon. Iom poste mi ricevis ankaŭ karton de Svisa Internacia Banko, kiu sciigis min, ke la mono estas enpagita je mia konto.

Pasis du monatoj, dum kiuj mi nutris min per terpomoj kaj esperoj. Fine, unu tagon, mi ricevis el Moskvo karton sciigantan min, ke je mia nomo el Latvio estas ricevita sendaĵo pere de misio Nansen, kiun mi povas ricevi en Moskvo. Plue en la poŝtkarto estis skribite, ke, se mi ne deziras, aŭ ne povas veturi Moskvon, ĝi (sendaĵo) povas esti kun mia konsento transsendita al mi en la lokon de mia konstanta loĝado. Mi tre ekĝojis, sed veturi Moskvon por ricevi la sendaĵon estis maloportune. Mia urbo troviĝis de Moskvo je distanco de 300 kilometroj kaj veturi tien per vagonaro, ĝis tegmento ŝarĝita de homoj, malsataj veturantoj suden kaj norden, pelataj per unu forta deziro trovi panon, — estis neeble. Mi do skribis al la misio de Nansen, por ke oni sendigu al mi la pakaĵon.

Pasis ankoraŭ unu semajno. Fine, mi ricevis avizilon de loka poŝtoficejo kaj alian tagon, kun forte batanta koro mi iris al la oficejo. Al mi ŝajnis, ke la oficisto tro longe kaj suspektinde ekzamenas mian avizilon. Mi eĉ komencis timi, ke oni pro ia formaleco povos ne doni al mi la sendaĵon, aŭ ĝi subite montriĝos priŝtelita. Sed je mia feliĉo neniu el miaj malbonaj supozoj efektiviĝis. La poŝtoficisto alportis sufiĉe ampleksan keston ĉirkaŭkudritan per tolo kaj transdonis ĝin al mi. Mi apenaŭ povis ne krii de ĝojo, kiam mi kaptis ĝin en la manojn. Mi preskaŭ kuris tra plenhomaj stratoj kaj estis preta al ĉiu renkontito edifi pri utilo de esp-o.

— paĝo 6 —

enŝipiĝo. Forpreninte la manĝadon kaj monon de la militkomercisto, mi nun estis devigata aŭ iri al la buĉejo aŭ elmigri el Hispanio. Mi preferis la lastan kaj veturis kontrabande al Francio, kie ree komencis mia vivo de turmentoj pro la samaj antaŭaj kaŭzoj: manko de mono, de dokumentoj, de franclingva kompreniĝo ktp.

Vagulo (6727).

Por nia distro

[BILDO p.6 | 10,23,39,47] Karikaturo: dika pastro en nigra robo sidas sur benko kaj rigardas knabeton, kiu staras antaŭ li; malantaŭe fenestro kaj bildo sur la muro.

RELIGIO LAŬ GUSTO

“Kio estas la videblaj signoj ĉe komunio?” “Pano kaj vino.” “Bone, infano, kio estas poste la videblaj signoj ĉe la bapto?” “Kafo kaj kuko!”

Trad. el “Lumraketo” de 7387.

IMPRESOJ PRI SOVETIO

de okulvidinto, orelaŭdinto, fingrotuŝinto

(Daŭrigo kvina)

En militlernejo

La 31-an de oktobro cento da ĉiulandaj delegitoj, inter kiuj la esperantistoj — vizitis Kremlon. Pri Kremlo mem, ĝiaj konstruaĵoj kaj preĝejoj, mi ne raportos, ĉar sin trovas en Moskva SAT-rondo multaj K-doj pli taŭgaj ol mi por informi pri la Moskva Koro ĉiujn interesiĝantojn. Mi nur notu pase, ke en tiea preĝejo de l’ Ĉefanĝelo mi staris kelkajn minutojn antaŭ la ĉerko de unu el la plej famaj rusaj caroj: Ivano la IV-a. Kelkajn semajnojn antaŭe, en Parizo, post Lyon-a Kongreso, kun K-dinoj Feuiller, Tinland, kaj K-do Glodeau, en bulvarda kino, ni konatiĝis kun tiu Terurulo dum prezentado de la unua sovetia filmo; kies projekcio estis permesita en Francio, temas pri la filmo: Ivano la Terura. En Ĥarkov mi ĝin denove plezure vidis kun Nekrasov kaj kelkaj ĥarkovaj K-doj, interalie Kuzmiĉ, Liber, Panic.

En Kremlo same trairis la delegitoj la t. n. Muzeon de l’ Artoj, kie ni konvinkiĝis, ke ne ĉion detruis la bolŝevikoj: estas ja ekspoziciitaj en tiu muzeo trezoraj juveloj apartenintaj al la cara familio kaj diversaj altranguloj. Nun estas publika posedaĵo, kio antaŭ la Revolucio estis privata havaĵo de kelkaj sociaj parazitoj.

Sed ne pri tio mi intencas paroli hodiaŭ. Pli interesaj por la legantoj estas niaj spertoj en Kreml-a Artileria Militlernejo. Akceptis nin la lernantoj, kun kiuj ni vizitis la lernejon, kantis, dancis, ludis. Poste okazis kunveno, kie nacilingve paroladis pluraj alilandanoj, kaj post la kunveno ni estis invitataj partopreni la tagmanĝon de la lernantoj. Simpla estis la menuo: barĉo, viand- kaj legom-manĝaĵoj, nigra pano, teo. Delegitoj kaj lernantoj sidis sur benkoj ĉe la manĝotabloj, kaj por sendube ebligi interfratiĝon, la afero estis tiel aranĝita, ke ĉiu lernanto sin trovis inter du delegitoj kaj reciproke. Ekzemple sur unu benko sidis: anglo — lernanto — germano — lernanto — franco — lernanto — negro — lernanto. Kompreneble en ĉies koro kuŝis granda sopiro al spirita interalproksimiĝo, sed vere ridiga estis la spektaklo. Provis la anglo komprenigi sin al la apudsidanta lernanto, li multe sin movis, aletendis la brakojn, ĉiel grimacis, ŝvitgestadis… kaj tute malsukcesis eĉ la plej simplan senton aŭ demandon aŭdigi. En tuta ĉambrego okazis same. Estis kvazaŭa simia kunsido. Mi neniam ĉeestis tiom ridigan kaj ridindan scenon. Kiu ne kredos min, sin turnu al K-doj Lerchner kaj Hempel, kiuj, kiel mi, okulvidis, orelaŭdis, fingrotuŝis.

Iom pli malfrue, irante tra la lernejo-koridoroj, ni havis ĝojon renkonti nian

Hejme la ricevita sendaĵo en unu momento aliformigis la vizaĝojn de mia edzino kaj infanoj. Sulkoj de zorgo kaj promalsata doloro tuj malaperis de la vizaĝo de mia edzino. La infanoj ĉirkaŭis min kaj kun scivolemo atendis, kiam mi malkovros la sendaĵon. Ĉies okuloj brilis kaj lipoj tiriĝis en gajan rideton, kiam la kestkovrilo estis demetita. Krio de ĝojo kaj surprizo eliĝis el ĉies brustoj, kiam oni ekvidis ĝian enhavon.

La ekscitiĝo de la familianoj atingis la plej altan punkton, kiam mi, ne rapidante, prenadis la enhavaĵon de la kesto kaj metadis sur tablon. En la sendaĵo mi trovis jenon:

  1. da tritika faruno . . . 7 kg.
  2. da densigita lakto . . . 4 skatolojn
  3. da grasaĵo . . . . . . 4 „
  4. da sukero . . . . . . 1 kg.
  5. da teo . . . . . . 400 gr.

Ni ree vidis la sukeron, la teon, la grason. Al ni jam ŝajnis, ke de la tritika faruno eliris agrabla odoro de freŝebakita pano. Jes, ni ĝojis, kaj nian ĝojon povas kompreni nur tiu, kiu mem dum longaj tagoj ne vidis panon…

Dum la malsato min helpis ne nur mia holanda amiko. Iafoje mi ricevadis helpon de esp-istoj tute nekonataj al mi. En tiu tempo inter eksterlandaj laboristoj intereso al Sovetio estis tre granda kaj jen apenaŭ miaj korespondantoj, eksciis, ke mi toleras mizeron kaj malsaton ili ĉiuj penis min helpi. Unu K-do el Ĉikago sendis al mi 4 kg. da rizo. Tiu-ĉi donaco estis sendita laŭ privata ordo, tial la dogan-oficejo de mia lando postulis de mi tian grandan imposton, ke la ricevita rizo kostis al mi nur iom pli malkare ol se ĝi estus aĉetita en malsatanta Sovetio.

Alia esp-isto en Buenos-Aires sendis al mi monon: ducent germanajn papermarkojn kaj alian malmultekostan papermonon. Certe la sendita mono neniel povis al mi utili, tamen ĝi estis montrilo de esperantista solidareco.

Iom poste mia argentina korespondanto sendis al mi usonan dolaron, sed malgraŭ ĝia nedubebla valoro ĝi ankaŭ neniel tiutempe utilis al mi.

Ankaŭ multe min helpis mia franca korespondanto E. Cuillerdier, el urbo Rouen (Ruan). Li ankaŭ estis mia nova korespondanto ĵus post la blokado. Li inter siaj K-doj faris monkolekton kaj por kolektita mono venigis al mi du sendaĵojn. En tiuj ĉi sendaĵoj, liveritaj al mi pere de unu germana komerc-kontoro, troviĝis nek unu gramo da faruno. Ili konsistis el aĵoj, kiuj en Sovetio de simpla popolo estas konsiderataj kiel luksaĵo. En la sendaĵoj troviĝis: kakao, graso, sukero, densigita lakto. Memkompreneble, ke ĉi-luksaĵo estis al mi malmulte taŭga. Iom el la ricevitaĵo mi vendis al la homoj pli riĉaj kaj por gajnita mono aĉetis panon. Tamen tiuj sendaĵoj estis tro valoraj kaj mi tre dankas por ili K-don Cuillerdier.

De la tempo, kiam mi ricevis la unuan sendaĵon el eksterlando mia edzino ŝanĝiĝis. Kiel plimulto de malkleraj virinoj ŝi rigardis esp-on kiel malutilan okupon. Ne unufoje, kiam mi elspezadis monon por abono de ĵurnaloj aŭ sendado de leteroj eksterlanden ŝi riproĉis min. Kaj jen nun, kiam ŝi ekvidis, ke esp-o alportas praktikan utilon, ŝi ŝanĝis sian opinion pri internacia lingvo kaj komprenis tiun simplan veron, ke esp-o estas grava ilo de helpo kaj solidareco inter la homoj, sen ĝi fremdaj kaj izolaj.

Iwan Jorlev (SAT-ano 9741), Sobinka (Sovetio), fabriko “Kommunističeskij Avangard”.

— paĝo 7 —

TRA ESPERANTIO

El la Administrejo

Nia jara kotizo

En iu el la lastaj kunvenoj de la Adm. Komisiono ni pritraktis interalie nian jaran kotizon al SAT. Ĉiuj membroj unuanime deklaris, ke nia kotizo dum la nuna tempo estas tro malalta por kovri niajn administrajn elspezojn. Fakte la membroj ja pagas preskaŭ neniun kotizon, ĉar ili ricevas la Jarlibron, kiu, kun la afranko, englutas la jaran kotizon. Konsiderante, ke nia jara kotizo jam de kelkaj jaroj nur estas 1.50 mk. kaj ke dum tiu tempo la varoj, salajroj kaj afranko plialtiĝis, oni devas miri, ke SAT ne jam delonge bankrotis. Ekzistas kelkaj landoj, en kiuj niaj K-doj eĉ ne pagas la ekvivalenton de 1.50 mk. g., ĉar ni, ĉe la fikso de la kotizo, konsideris la ekonomian staton de la koncernaj landoj. Ni ne volas citi ilin, ĉar la K-doj ja mem havas nian prospekton, kaj ili do povas kompari.

Kial ni povis ĝis nun administri per tiu malalta jara kotizo? Ni simple diru, ke nia eldon-kooperativo estis kaj estas la melkata bovino. Sed tiu procedo ne povas daŭri. Iam la bovino ankaŭ strikas kaj ni venas al stato, ke nia kooperativo ne plu povas eldoni librojn. La haltiĝo en la eldonado jam nun estas rimarkebla. Ni ankaŭ ne forgesu, ke niaj donacemaj K-doj multe helpis, ekvilibri nian buĝeton. — Aliflanke ni devas pensi pri luo de pli granda administrejo, ĉar la nuna ejo tute ne plu sufiĉas. Ĝis aŭtuno ni nepre devas lui pli grandan kaj tiu denove postulas pli grandajn elspezojn. Jam nun ni ne plu scias, kien meti niajn librojn kaj gazetojn, ĉar de ĉiu n-o restas malgranda kvanto, kiun ni devas konservi. — Ĉiu klare pensanta K-do mem diros: “Jes, nia kotizo estas tro malgranda.” Oni komparu la SAT-kotizon kun tiu de aliaj organizoj. Ni ja scias, ke por sportaj aŭ amuzaj aferoj la mono estas pli facile pagebla ol por kultura organizo. Tio estas bedaŭrinda fakto. Sed almenaŭ ĉiu K-do konvinkiĝu, ke per la nuna ridinde malalta kotizo, nia Asocio ne plu povas normale funkcii. Se ni volas antaŭenpuŝi nian SAT-movadon, ni almenaŭ devas plialtigi nian jaran kotizon je ⅓ de nia nuna kotizo.

La K-doj konigu sian opinion pri tiu demando.

Adm.

FERA GVARDIO

Kuriĉ (Moskvo) 3.— rubl., brikoj de okt. ĝis dec. 1927. Jeleznjakov (Samara) 4.— rubl. Neniu (Sovetio) 2.— rubl., brikoj por jan.—febr. 1928. K-dino Vasiljeva (Iv.-Voznesensk) 5.— rubl.

JUBILEO-ĈENO

10 493 — 3.50 mk. g.; Smith (London) 1.30 mk. g.; Schjerve (Trondhjem) 1 kr. n.; Duinker (Den Burg) 2 guld.; Barrot (Buenos-Aires) 1.50 pes.; Champion (Buenos-Aires) 0.70 mk. g.; Ed. Haschke (Breslau) 1.30 mk. g.; Eriksson (Stockholm) 1.80 kr. sv.; Gromov (Blagoveŝĉensk) 1 rubl., laŭ alvoko de George; Manning (Manchester) 6 ŝil.; Palan (Barcelona) 1 peset.; Tamm (Trautenau) 10 kr. ĉ.; Wanak (Wien) 0.82 mk. g.; Niederhametner (Wien) 1 ŝil. aŭs.; Urbas (Amstetten) 1.50 ŝil. aŭs.; Baldreich (Amstetten) 1.50 ŝil. aŭs.; Rechling (Amstetten) 1.50 ŝil. aŭs.

MUNICIO POR SAT KAJ ĜIAJ ORGANOJ

55 — 14 fr. fr.; 58 — 2.25 fr. fr.; 1889 — 2 fr. fr.; 1915 — 1 fr. sv.; 3792 — 2 fr. fr.; Tourneaux 7 fr. fr.; 2506 — 0.50 mk. g.; 347 — 0.50 mk. g.; 3771 — 1 mk. g.; 1372 — 0.50 mk. g.; 1675 — 0.50 mk. g.; 2647 — 0.30 dol.

Notu bone en la memoron, ke la Administracio ordonas al la Redakcio: Nur kiam la unua estos ricevinta sufiĉan kvanton da novaj abonoj, ĝi povos permesi al la dua plibeligi per kliŝoj aŭ pliampleksigi la gazeton. Faru vian devon! Ĉe la apero de la 200-a n-o “Sennaciulo” havu 4000 abonantojn!…

Urĝega!

En nia 1928-Jarlibro ni volas presi liston de la prolet-organizoj (sindikatoj, partioj, kooper., ligoj, gazetoj ktp.) kiuj oficiale uzas esperanton en sia internacia korespondado.

Oni memoru, ke la lasta SAT-kongreso varme rekomendis tian penadon ĉe la labor-organizoj. Alvokoj aperis en “Sennaciulo” n-o 160 (pĝ. 30), n-o 167 (pĝ. 86). Ĝis nun, nur tri respondojn ni ricevis. Ĉu do nur 3 organizoj uzas esperanton?

Necesas ke ni konu:

a) la nacilingvan titolon de la organizo, kaj esperantan tradukaĵon. b) ĝian precizan adreson. c) la nomon kaj adreson de la esperantista K-do, kiu peradas la korespondadon aŭ la tradukadon de la dokumentoj.

Respondu senprokraste al la Ekz. Kom. en Paris, 23, Rue Boyer, XX.

Ĉu li mortis?

La SAT-anoj de Mannheim sciigas nin pri la malapero de entuziasma sennaciulo-revoluciulo K-do

Franz Tvortković (8900)

el Jugoslavio, kiu forkurinte de soldata servo post multa senpasporta vagado per niaj K-doj en Mannheim (Suda Germanio) ricevis pasporton kaj kamparanan laboron. Pro netolerebla ekspluato en kamplaboro li (laŭ adiaŭa letero sendita el Müllheim je 24. 11. 27) deziris ĉesigi la vivon. Li postlasis je dispono de la K-doj pakaĵon kun sia havaĵo en la stacidomo. Kvankam la afero tuj estis transdonita al la kriminala polico, nenion plu oni aŭdis nek trovis pri la (laŭ informo de 6. 2. 28), tiel ke ni kun bedaŭroj devas rigardi lin kiel viktimon de la kapitalista soci-ordo.

Red.

K-don Varankin, ruĝarmeano, antaŭ nelonge alveturinta el Tver, kaj plezure ni babiladis esperante kun li. Post momento oni venigis nin en kino-salonegon, kie oni prezentis al ni la ĉefverkon de sovetia kinoarto, Kirasŝipo Potiomkin. Deziregon mi havis vidi ĝin, ĉar delonge en Francio estas parolite pri ĝi, sed ĝis nun malpermesis francia registaro ĝian montradon en publikaj kinoj.

Sur la ekrano sin sekvis la diversaj etapoj de la ribelo de l’ maristoj. Jen la oficiroj kaj la pastro, kiuj pretendas manĝigi al ŝipanaro bovan viandon, kie svarmas fingrodikaj vermoj. Sed jam eksciis la maristoj, ke ribelis Laboristaro, ke en multaj urboj okazis stratbataloj inter policistoj kaj revoluciuloj; en ili — filoj de laboristoj kaj kamparanoj, filoj de l’ enlandaj ribelintoj — bolas revolucia ardo, kaj al la abomene provokanta postulo de l’ oficiraro ili dece respondas: ĵetante maren super ferdeka balustrado la oficirojn kaj la pastron.

Kiam sur la blanka tuko estiĝis tiu sceno, ne nur ni alilandanoj, sed ĉiuj ĉeestantoj ekstaris, kaj kelkajn minutojn en la tuta salonego tondris aplaŭdado kaj ekkrioj. Estis honoriga manifestado, kiu salutis la liberiĝintojn, promesante ilian ekzemplon daŭrigi kaj tra tutmondo disvastigi.

La K-doj pripensu ĉi fakton [?]. En kapitalistaj landoj la filmo Potiomkin estas ĉu malpermesita ĉu tute cenzurita pro ĝia revoluciigemo — dume en Sovetio varme aplaŭdas ĝin la ruĝarmeanoj. Ĉu necesas ankoraŭ aserti, ke ekzistas “ia” diferenco inter Ruĝa Armeo kaj la aliaj?

(Daŭrigota) G. Salan.

Preseraro. En “S-ulo” n-o 174, pĝ. 143, tria kolono, sesa paragrafo, legu: malaltiĝis je 30% (anst. 302).

— paĝo 8 —

Pli da klareco!

En “S-ulo” n-o 172 K-do 8070 kvazaŭ petas pardonon por tiuj, kiuj ne havas “specialan arton paroli publike”. Tio ŝajnas al mi ne trafa. Laŭ mia opinio nia movado bezonas ankoraŭ la lingvan propagandon, speciale peresperantan. Ĉiu esp-isto vojaĝanta devas havi la konvinkon, ke li nepre devas ne nur eluzi, sed eĉ serĉi okazojn por praktika apliko de nia lingvo. Ĉiu devas trovi ĉe si la necesan kuraĝon kaj kapablon publike paroladeti en esp-o. Li studu fundamente nian lingvon por kapabliĝi, ĉar li devas konscii, ke per eĉ nur malmultvorta parolado li varbas inter la publiko. Fakto nove pruvita per ĉeesto de K-do Crouch (Kraŭĉ) en N.-Novgorod, kiu elpaŝis en komjunulara kunveno esp. parolante tute ne kun “speciala arto”. Sed la rezulto estis multaj novaj lernontoj.

V. Piskunov (5432).

Statistiku la esperantistojn, kiuj vizitas vian lokon!

Esperantistoj vojaĝantaj por diversaj celoj vizitas landojn, urbojn, vilaĝojn. Jaron post jaro la kvanto de tiuj vizitantoj pligrandiĝas. Tio estas bona mezurilo por konstati, kiom praktike estas uzata esp-o. Ofte ni aŭdas, ke alilandaj esp-istoj vizitas nian aŭ alian landon (plej ofte nian), sed plej interese estas sciiĝi, kiel niaj K-doj transmigrantaj de unu al alia lando, utiligas esp-on. Tiel ni ricevus bonan bildon pri la praktika aplikado. Do estas tasko de la SAT-perantoj lokaj, sendi raporton al “S-ulo” pri tiaj migrantoj, kiuj tuŝas ilian lokon. Kaj estas dezirinde, de tempo al tempo, statistike sumigi tiun movadon.

Novorossijsk (Sovetio) (5772).

NIA POŜTO

11 229. — Gratulon pro via fervora agado. 1. Bonvolu noti bone en la memoron, ke SAT ne estas komunista organizo. Nur mallojalaj neŭtraluloj havas intereson disfamigi tiun mensogon por atingi, ke nia proleta Asocio estu malpermesata en kiel eble plej da landoj. 2. Ĉu do “Suno Hispana” estis komunista gazeto? Se ne, ni ne komprenas, kial vi tiom ĉagrenas pro ĝia malapero. 3. La sciigon pri via kurso vi legu en la Kroniko de “S-ulo”. 4. Pri la cetero, via grupo aperigu anoncon en “S-ulo”; la tarifon legu en n-o 174.

5323. — Ni jam publikigis multon pri Polio. Loko absolute mankas por enmeti pliajn artikolojn. Iom da via materialo ni tamen uzos laŭeble.

1810. — Aperos en okazo de bezono. Ni preferas originale verkitajn artikolojn.

601. — Aperos en “La Lernanto”.

2769. — Via artikolo aperos.

3632. — 1. Ni respondas ĉi tie pri uzo aŭ neuzo de materialo, nur se la sendinto petis pri tio. — 2. La foton kaj artikolon, pri kiuj vi parolas, ni ne ricevis. Cetere kliŝigi tiajn fotojn kostas tro kare kaj nia “financministro” ne konsentus. — 3. Loko absolute mankas por pridiskuti la demandon starigitan de K-do 5458.

E. L.

Al kelkaj. Ne plu haveblaj estas jenaj libroj: “Tri verkoj de Tolstoj”, “Kontraŭ Dio”. “For la Neŭtralismon” ni reeldonos tuj kiam la SAT-kaso tion permesas.

Adm.

MEMORNOTO

Enhavis priesperantajn artikolojn kaj notojn:

Pax, Paris, 17. 2.; Freie Sportwoche, Leipzig, 6. 2. (ankaŭ noton pri SAT); Le Matérialiste, Bruxelles, jan.; Le Tram Belge, Bruxelles, 1. 1., 1. 2.; L’Internationale de l’Enseignement, Paris, dec./jan. (informs. pedag.).

Laŭ esperantaj leteroj represis:

S A Z., Leipzig 10. 2.

GEKAMARADOJ

dezirantaj koresp. kun gelaboristoj, komjunularo, pioniroj, labkoroj, studentoj, lernantoj, RH-ĉeloj, geoficistoj, laborist-kulturaj organizoj, sport-, foto-, ŝakrondetoj [?], radioamatoroj ktp. pri laborkondiĉoj, vivkondiĉoj kaj kutimoj, dezirantaj interŝ. il. gaz., ĵurnalojn, murgaz., fotojn — turnu sin al Internacia Korespondoficejo ĉe la redakcio de “Zvezda”, kiu tradukperadas la intern. koresp-aĵojn en la urbo kaj distrikto Perm. Neniam letero restas sen respondo! Komencu la koresp-adon per L pri viaj viv- k. laborkondiĉoj, pri viaj interesoj. La koresp-ado estos daŭra.

Adr.: Redakcio de la gazeto “Zvezda”, Perm, Bjuro mejdunarodnoj svjazi (USSR).

ALVOKO!

La Sheffielda grupo invitas la lokajn sindikatojn k. Lab.-grupojn al delegatkunveno k. ekspozicio okaze de la 6-a jarkunveno de la Brita Laborista Esperanto-Asocio dum Pasko. Pro tio la tutmonda esp-istaro estas invitata sendi salutleterojn, PK k. ekspoziciaĵojn al K-do H. J. Clayton, 10, Cockayne Place, Sheffield (Anglio). Resp. garantiata al ĉiuj. Nepre skribu!

ALVOKO!

Ĉelorganizo de IRH en Elektroperedaĉa petas la K-dojn sendi salutleterojn de div. lab. organizoj kaj por ekspozicio taŭgan materialon por IRH por la propagandtago de IRH, okazonta la 18. marton 1928. Agu senprokraste! Ĉion sendu al K-do Pavilionov S. Elektroperedaĉa Pavlovo-Posad, Mosk. gub. Sovetio.

ATENTU!

Esp. rondeto de lab. klubo “Metalisto” aranĝos meze de marto grandan esp. ekspozicion. Ni ĝentile petas ĉiul. esp-istojn sendi al ni L, PK, PI, bfl., gaz., ĵurnalojn ktp. Ĉiu sendaĵo estos resp. Ni sendos du premiojn: por la plej bela PI k. por la plej interesa letero pri vivo de Laboristaro, popolo aŭ iaj scenetoj el vivo k. moralo de koncerna loĝantaro. Premio estas — deko da belaj PK. Adr.: K-do P. Karasev, 4 ĉ, Sporna ul. 1, N.-Tagil (USSR).

SOVETIANOJ ATENTU!

Pro troa laboro kaj tro multaj respondricevoj elsovetiaj mi devas peti la K-dojn, atendi ankoraŭ kelkan tempon. Ili ĉiuj certe ricevos respondleterojn. Speciale la K-doj, sendintaj respondojn pro la “Oktobro-Revolucio” estas petataj atendi!

Robert E. Bitzer, München, Bavario, Hesseloher Str. 11/2.

ATENTU SOVETIANOJ!

K-do A. P. da Costa Junior (peranto), Lisboa (Portugalio), petas sovetiajn K-dojn ne turni sin al li pri koresp. petoj pro la tre severa cenzuro. Li ne povas plenumi tiajn petojn.

[REKLAMO p.8] Novaj prezoj! Ĵus aperis: Novaj prezoj! Humor’ de l’ mondo en Esperanto de D-ro Emil Pfeffer. La ŝerco, sprito kaj anekdoto de diversaj popoloj en Esperanto kun akompanata germana teksto kaj lingvaj klarigoj. 96 paĝoj — Prezo 0.50 mk. germ. — De la sama aŭtoro: (mk. germ.) Esperanto en 10 lecionoj (lernolibro por germanoj) 0.30; Unua Esperanta legolibro por komencantoj kaj kursoj 0.30; Vortaro Esperanta-Germana 0.30; Vortaro Germana-Esperanta (30 000 tradukoj) 1.20; Ĉu vi parolas Esperante? (Enkonduko en la esperantan konversacion) 0.30; Esperanta Komerca Korespondo 0.60. Administracio de SAT, R. Lerchner, Leipzig O. 27, Colmstr. 1. Poŝtĉek-Konto 6835.

ENHAVO:

Kiel mortis Nikolao Romanov . . . pĝ. 171—72 Blasco Ibanez . . . . . . . „ 172 Letero el Anglio . . . . . . „ 173 La liberpensula movado en Aŭstrio . . . . . . „ 173—74 Kvinjaro de IRH (MOPR) en Sovetio . . . . . . „ 174 El la demokrata Svisio . . . „ 174 Faktoj kaj komentoj . . . . „ 174 Dudekdu infanoj . . . . . „ 175 Tagoj el mia vivo . . . . . „ 175—76 Kiel oni helpis min dum la malsato . . . . . . „ 175—76 Por nia distro . . . . . . „ 176 Impresoj pri Sovetio . . . . „ 176—77 Tra Esperantio . . . . . . „ 177—78 Anoncoj . . . . . . . . „ 178

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

N-ro 179, 8-a de marto 1928

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

4-a Jaro. N-o 179 — APERAS SEMAJNE — 8. Marto 1928

[BILDO p.1 | 42,4,54,12] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, super la titolo de la gazeto.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

INTERNACIA VIRINA TAGO

En ĉiu jaro la 8-a de marto estas dediĉata al la virinoj de la tuta mondo. En tiu tago la organiziĝinta avangardo inter la virinoj montras al siaj nekonsciaj fratinoj, plej ofte kruele ekspluatataj, ke ankaŭ por ili ekzistas rimedoj kaj vojoj por liberiĝo. Tiuokaze “S-ulo” en la hodiaŭa n-o memorigas la Legantaron per kelkaj karakterizaj artikoloj pri la sorto de proleta virino en kapitalistaj kondiĉoj. Red.

En Japanio

Ĉirkaŭe 24—25 milionoj da virinoj ekzistas en Japanio, el kiuj la duono estas maljunulinoj, infanoj kaj iliaj zorgantinoj, kiuj sin ne okupas pri ia difinita metio. La aliaj 12 milionoj dividiĝas laŭ difinitaj okupoj: 8 milionoj estas terkulturistinoj, 900 000 fabriklaboristinoj, 1 miliono domservistinoj, 350 000 fiŝistinoj, 105 000 minej-laboristinoj, kaj 120 000 sin okupas pri komercado kaj komunikado; pli ol 2 milionoj en hejma industrio kaj aliaj hejmaj okupoj, 70 000 instruistinoj, 60 000 kuracistinoj kaj akuŝistinoj. Tiuj ciferoj estas proksimumaj. Krom prizorgantinoj de familianoj, 4 milionoj estas memstaraj paglaboristinoj. El la tuta nombro da virinoj, kiuj havas okupon, pli ol duono estas edzinoj. Oni do vidas, ke la plimulto el la japanaj virinoj — apartenantaj al proleta klaso — plenumas sian propran devon kiel edzinoj kaj patrinoj, dum ili laboradas kiel laboristinoj egale kun viroj.

Jam ne parolante pri fadenproduktado japana, kiu faras 70% de la tuta fadenproduktado en la mondo, ni konstatu, ke ĉiuj aliaj ĉefaj industrioj estas multe subtenataj de virina laboro. Oni ja povas diri, ke la japana popolo estas subtenata de t. n. “maldika brako de virinoj”. Tiuj virinoj, kiuj laboras en dommastrumo, plenumas same kiel salajraj laboristoj sian devon esence utilan por socio, nutrante kaj prizorgante maljunulojn kaj aliajn familianojn, kvankam ili kontente laboras senpage. Kiu opinias, ke la proletaj edzinoj, kies suferego kaj sindonemo ofte superas tiun de salajraj laboristoj, estas dependantoj kaj parazitoj de viroj kiel burĝaj edzinoj, pro tio, ke la nuna socio ne monpagas al la unuaj por ilia laboro, tiu estas homo blindigita de burĝa antaŭjuĝo.

Kiel estas rekompencataj tiuj proletinoj, kiuj laboras tiel sindone por la bono de socio?

La vorto “terkulturistino” estas kvazaŭ alia nomo por nescio, nehigieneco kaj malnovmodo; tio montras, kiaj estas vivo kaj traktado de kamparaj virinoj. Oni diras, ke la urbo estas malbona por la sano; sed la fakto, ke la morta elcento da infanoj en vilaĝoj, kiuj ĝenerale estas loko de sano, estas pli alta ol tiu en urboj, pruvas, ke multege suferas la kamparaj patrinoj kaj infanoj pro malsufiĉa nutrado, troa laborado kaj vivo sandifekta, kion eĉ freŝa aero kaj sunradioj ne povas kompensi. Ĉiujare pli ol 200 000 junulinoj enurbiĝas el kamparoj, kaj la plej multaj el ili fariĝas fabrik-laboristinoj aŭ prostituinoj. La sola rimedo, kiu liberigos ilin de tiaj mizeroj kaj humiligoj, kuŝas en firma unuiĝo de l’ kamparanoj, ke ili ne lasu al bienhavantoj kaj kapitalistoj eltiri profitegojn.

La sorto de l’ fabrik-laboristino, kiu pro pano elmigris el malprospera kamparo al urbo, ankaŭ estas malluma. La labortago ĝenerale estas pli malpli 12-hora. Krome du horoj da pliiaboro laŭ speciala leĝpermeso estas aldonitaj, sekve oni laŭleĝe povas laborigi fabriklaboristinon 16 horojn. Kun malbona manĝaĵo, malpura, malvarma litkovrilo, la homo estas metata en domaĉon simila al kaĝo. En fadenfabrikoj la laboristinoj preskaŭ trempiĝas en densa vaporo la tutan tagon antaŭ fadenproduktantaj potoj. En ŝpinfabrikoj la knabinoj estas laborigataj dum la tuta nokto meze de sufoka polvo kaj mutiga bruo de maŝino. Tial ne mirindaj estas faktoj, ke la morta elcento de fabriklaboristinoj kaj eks-fabriklaboristinoj estas trioble pli alta ol tiu da virinoj ĝenerale, kaj ke la plimulto de la prostituinoj estas iamaj fabrik-laboristinoj.

El la 105 000 minej-laboristinoj preskaŭ 80 000 laboras dum tuta nokto interne de la minejoj. En minejo ĝenerale geedzoj kune laboras; la plej multaj el la laboristinoj tie estas edzinoj kaj patrinoj. Terure alta morta elcento kaj tre malalta naska elcento pruvas, kiel mizera estas ilia vivo. Ĉu en la vasta mondo troviĝas iu alia lando ol Japanio, kiu permesas laborigi virinojn dum tuta nokto en minejo profunda pli ol 35 metrojn sub la tero?

Instruistinoj, komercistinoj kaj aliaj virinoj, kiuj havas liberajn okupojn, ne estas pli bonkondiĉaj ol manlaboristinoj rilate al malalta salajro kaj laboregado. Alteco de morta elcento ĉe instruistinoj kaj nesaneco de iliaj infanoj estas ĝenerale rimarkitaj.

La komuna problemo por ĉiuj virinoj havantaj liberan okupon, egale kiaspecan, estas la principo, ke la salajro de l’ virinoj estas ĉirkaŭe la duono de tiu de la viroj por samvalora laboro. Pro tio laboristinoj fariĝis minacaj konkurantoj de laboristoj; ili aŭ forprenas okupon de viroj aŭ malaltigas ilian salajron; kaj tio efikas pli malfacilajn vivkondiĉojn por la tuta labor-

— paĝo 2 —

180 — SENNACIULO

ista klaso kaj malhelpas klasan unuiĝon. — —

“La patrina labortago estas 24-hora”, oni diras, ĉar la patrino nutranta infanojn efektive ripozas nek korpe nek mense. Krome kuirado, lavado, flikado kaj purigado sole estas prizorgataj de la edzino. Ĉu tiaj proletaj patrinoj, ŝarĝitaj tiel peze, laborantaj tiel penege, krome suferantaj pro malriĉeco, povas ĝui naturan longecon de homa vivo?

En Japanio la morta elcento da virinoj 25—50-jaraj estas duoble pli alta ol tiu da viroj samaĝaj (en 1920 viroj: 19 el 100; virinoj: 42 el 100). En civilizitaj landoj mezjare la viroj mortas multe pro bataloj kaj aliaj danĝeroj, dum la virinoj estas protektataj, ĉar ili estas edzinoj kaj patrinoj. En Japanio tamen virinoj, kiuj havas la gravan devon de nasko kaj nutrado, estas laborigataj pli multe ol la viroj kaj elmetataj al danĝeroj pli multe ol ili; sekve tiom da mezaĝaj virinoj mortas. La japana registaro promesis, ĉe la Internacia Labora Kongreso, doni publikan libertempon al komercaj kaj industriaj dungitinoj antaŭ kaj post nasko, sed ankoraŭ ne subskribis la traktaĵon; tial eĉ hodiaŭ kapitalistoj laboregigas gravedulinon kaj naskulinon tiom multe kiom ili volas. La sorto de 110 000 infanoj, ĉiujare naskataj de tiuj virinoj, estas elmetita al la samaj danĝeroj. La supre citita regulo laŭ la traktaĵo estas aplikota al terkulturistinoj, sed tiel longe, dum proletinoj en urboj kaj vilaĝoj ne mem tenis la postulon per la forto de unuiĝo, la efektiviĝo de la regulo estas neesperebla. —

La 8-an de marto 1917 rusaj proletinoj stariĝis por protesti kontraŭ despotismo kaj kapitalismo. Tiun ĉi tagon revolucio eksplodis ekflamigite de la granda movado de virinoj, kaj sur unu angulo de la terglobo aperis laborista respubliko disrompinta katenojn de Kapitalo. Por memorigi la liberiĝon de rusa Proletaro kaj samtempe por plilaŭtigi voĉon de protesto de la tutmonda Proletinaro kaj veki klaskonscion, la tutmonda proleta klaso decidis, ke tiu ĉi tago estu “Internacia Virina Tago de la Proleta Klaso”. La virinoj por sia propra liberigo, la viroj por siaj edzinoj kaj patrinoj, kaj ambaŭ por savi siajn infanojn kaj la tutan proletan klason el la ungegoj de kapitalismo, aliĝu al tiu movado. “Proletoj de la tuta mondo, unuiĝu!”

K-dino Kikue Jamakaŭa, trad. el la japana Macue Sasaki (SAT-anino).

Kiu varbis unu abonanton al “S-ulo”, tiu pli utilis al nia movado, ol se li varbus 10 pasivajn membrojn.

VIRINA LABORO EN LA MARRIKOLTO

Ĉiuaŭtune en la ĉefaj havenoj sur la orienta marbordo de Britio okazas rikolto unika. Aroj da haringoj naĝas suden, kaj per grandaj retoj, trenataj profunden en la maro, la fiŝkaptistoj ĉasas ilin. Kiam la ŝipoj estas tute plenigitaj, ili eniras la plej proksiman havenon, kaj tie ilin atendas la tiel nomataj “fiŝ-knabinoj”. Post publika aŭkcio la haringoj aŭ envagoniĝas, por freŝe esti transportataj al la urbvendejoj, aŭ estas fumaĵataj en specialaj fabrikoj por posta enlanda konsumado, aŭ estas peklataj en salo kaj pakataj en bareloj pretaj por forsendo al Germanio, Sovetio, Polio ktp. La dummilita kaj postmilita komerca situacio

[BILDO p.2 | 38,30,77,52] Foto: virinoj en antaŭtukoj kaj kaptukoj staras ĉe grandaj kestoj plenaj de fiŝoj sur la kajo, kun korboj kaj bareloj ĉirkaŭe.

La inoj preparas la fiŝojn

tre malhelpis tiun eksporton, kaj eĉ la kapitalistoj en la orientaj havenoj favoras komercan intertrakton kun Soveti por gajni denove vendejojn.

Plejparte virinoj preparas la fiŝojn por la peklado. Ili komencas labori en Skotlando kaj sekvas la fiŝkaptadon ĝis la angla urbo Lowestoft (elp. Loejstoft). Dumsomere en vilaĝaj hejmoj la knabinoj eble trikas, servas en farmbienoj aŭ hoteloj. Ili parolas angle kun stranga skota akcento kaj preferas paroli en sia propra gaelic (elp. gajlik); preterpase oni povas noti, ke la angla lingvo ne triumfis komplete en sia hejmo, ĉar oni povas aŭdi la kimran, irlandan, skotan (aŭ “gajlik”) lingvojn en partoj de la lando. Tre sanaj kaj fortaj ili devas esti, ĉar longtempe ili staras sur malseka tero laborante subĉiele en pluvo, koto kaj malvarma vento. Dikaj ili estas pro la hejme trikitaj lanjakoj kaj la antaŭtukoj el vakstolo. Ŝaloj aŭ koltukoj ŝirmas la kapon, kaj la piedoj estas kovrataj per ĝisgenuaj pezaj marbotoj. Strange ili kontrastas al siaj fratinoj paŝetantaj sur urbaj pavimoj en silkaj ŝtrumpoj, delikataj ornamitaj ŝuoj kaj laŭmode kun mallongaj jupoj kaj graciaj maldikaj korpoj.

Rapide kiel ekbrilo de fulmo ili kaptas fiŝon el granda ujo, ĉe kiu ili staras, tranĉas ĝin sub gorĝo kaj senintestigas ĝin, kaj ĵetas senrigarde la harigon posten en malgrandan ujon, pretan por enpaki kaj enpremi en barelon kun speciala peklo-salo kaj salakvo. Sango, skvamoj kaj intestoj surŝprucas la fingrojn kaj brakojn. Spite ŝirmantaj tolbandaĝoj la tre akraj tranĉiloj ofte vundas la fingrojn. Horon post horo de la 6-a matene ĝis la 7-a vespere la fingroj kaj brakoj rapide moviĝas. Ofte la knabinoj senhalte laboras ĝis la 9-a, kiam la fiŝoj abundas. La dorsoj ŝajne neniam ĉesas kliniĝi super la tranĉota amaso da haringoj (Vidu la bildon). La intestoj estas kolektataj, por esti uzataj kiel sterko, kaj fine ŝajne bilionoj da bareloj staras pretaj en tenejoj, atendante sendiĝon laŭ mendoj.

Plejparte la virinoj triope laboras po peco kaj ricevas po 1 ŝilingo por ĉiu barelo. Laborergante trio povas plenigi 3 ĝis 4 barelojn dum unu horo. Sed ili estas pagataj nur ĉe fino de la sezono kaj ricevas intertempe kiel antaŭpagon nur 17,5 ŝilingojn ĉiusemajne. La knabinoj, kiuj portas la haringojn al la bareloj ktp. laboras pohore kaj ricevas 0,5 ŝilingon por ĉiu horo. Spite la plenumo de tia malagrabla tasko al la virinoj mankas mono, kaj ili devas dormi eble 3 en unu lito aŭ 6 en unu ĉambro.

Ĝis nun la laboristaj sindikatoj ne organizis tiujn ĉi ekspluatatinojn. Ĉiam estas malfacile organizi migrantan laboriston, kaj ofte la virinoj laboras por parenco kaj akceptas la kromlaboron kiel favoron. En la fumaĵfabrikoj de la kooperativo kompreneble la laborkondiĉoj estas aranĝitaj kun la sindikatoj. La religiaj misiistoj starigas en la diversaj havenoj specialajn diservojn en angla kaj skota lingvoj, kaj iliaj flegistinoj per bandaĝoj penas savi la fingrojn kaj la animojn de la knabinoj. Kredeble la mastroj mem helpas tiajn aferojn, por kontraŭstari la tentojn kaj diboĉojn de la urboj kaj la malhelpon kaj danĝeron de la vundoj.

Mi ne scias, kiom aliaj homoj (eble SAT-anoj) devas pagi por la peklita haringo. Sed ili nun komprenos, kiel laboras la produktistinoj. Naturo provizas la fiŝon. La viro riskas sian vivon en la kaptado. La virino lerte kaj laborege konservas la fiŝrikolton. Ĉu manko de fiŝnutraĵo rajtas ekzisti?

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 181

TAGO EL MIA VIVO

Mi estas 29-jara laboristino.. Mi laboras diversmetie, almenaŭ 15 horojn ĉiutage, inkluzive dimanĉe, certe pli dum tagoj de ĝenerala libertempo, kiel kristnasko. Eĉ manĝante mi deĵoras. Mi ne ricevas mon-salajron, sed manĝaĵon, loĝejon kaj kelkan vestaron. Mi ne apartenas sindikaton.

Jen enigmo eble por kelkiuj, sed tiuj en simila situacio kiel mi tuj divenos, ke mi estas edzino, aŭ, kiel mi preferas nomi min, mastrum-laboristino. Mia edzo Johano kaj mi havas du infanojn, 5-jaran Petron kaj 18-monatan Manjon. Ni loĝas en du ĉambroj kun kuirejeto, en supraĵo de l’ domo, konstruita por loĝigi nur unu familion, sed nuntempe luigata laŭ etaĝoj; pro tio ni ne konas multajn modernajn oportunaĵojn. Mi devas malsupreniri 2 etaĝojn por preni akvon, kaj ĝis subteretaĝo por karbo, sed gason ni havas.

Kompreneble, kiam temas pri hejmlaboro kaj zorgo al infanoj, oni ne povas priskribi precizan laborprogramon, kiu nepre varias de tago al tago kaj ankaŭ ofte estas malhelpata per neatenditaj aferoj. Ekz., infanojn kelkfoje trafas akcidento, aŭ ili malsaniĝas; kelkajn matenojn mia laboro estas eble 10-foje interrompita per la sono de la kvinopa frapego, kiu signifas, ke estas mi, kiun oni alvokas ĉe la stratpordo. Envenas kelkfoje burĝino, kiu malŝparigas mian tempon, sciigante min kiel ŝpari tempon per metodeco . . .

Mi ellitiĝas ĉirkaŭ la 6-a horo, min vestas kaj aranĝas la matenmanĝon por Johano kaj mi, ĉar li foriras antaŭ la 7-a. Tiam mi vestas kaj manĝigas la infanojn; poste mi kondukas Petron en lernejon, ĉar li estas tro riskema por resti sola surstrate. Kune mi veturigas Manjon kaj revene aĉetas en la stratvendejo por la taga manĝaĵo. Ne ĉiam facile estas elserĉi la plej profitigajn aĵojn, kun infan-veturilo en amaspuŝado, ofte en pluvega aŭ frosta vetero.

Reveninte hejmen, mi devas balai, lavi la uzitajn manĝilojn kaj kelkfoje la plankojn; suprenigi akvon kaj karbon; aranĝi la litojn kaj prepari la tagmanĝon. (Lunde mi iras kun lavotenda tukaro al la Publika Lavejo, kaj tiun tagon ni manĝas malvarmaĵojn.) Kiam ĉio tio estas farita, mi foriras denove kun Manjo, por hejmen konduki Petron. Reveninte, ni manĝas, kaj mi ĝuas iomete da sid-ripozo, sed ne multe, ĉar baldaŭ mi devas lavi la ilojn, purigi la tranĉilojn k. c., kaj konduki Petron denove en lernejon. Poste mi komencas diversajn deĵorojn, laŭ la tago; purigado de botoj, fenestroj, ŝrankoj, bretoj, latunaĵoj, gas-forno kaj kameno kun fajriloj, gladado, riparado ktp. Ekzistas ĉiama batalo kontraŭ la malpuraĵo, ĉar ni estas ĉirkaŭitaj de kamentuboj. Alia malhelpo kuŝas en la malamplekso de la ĉambroj, por kiuj la mebloj estas tro grandaj kaj, purigante, mi devas treni kaj puŝi la pezajn meblojn aliloken, por havi movliberecon. Pri la ĉiamkreskanta ĵurnal- kaj paperaro mi ne grumblu, ĉar ili estas necesaj por la sindikat-, parti- kaj SAT-laboro de Johano; mi nur diru, ke ili plipezigas mian laboron.

Forpasas ja tro rapide la posttagmezo, ĝis mi devas iri denove, por hejmen konduki Petron. Je la 6-a revenas Johano kaj je la 6.30-a ni manĝas, kaj tuj poste mi enlitigas Manjon kaj pli malfrue Petron. Tiam mi devas lavi la uzitajn ilojn kaj poste eligi la ripar-korbon, kiu neniam entute malpleniĝas. Mi flikas, alpecigas aŭ eble kudras ion novan por la infanoj aŭ Johano, dum tiu lasta legas, studas, skribas. Tiel pasas la vespero ĝis mi tre volonte enlitiĝas ĉirkaŭ la 10-a, se eble.

Mia granda bedaŭro estas, ke mi neniam trovas tempon por satigi mian emon kulturiĝi; kun junaj infanoj mankas kvieteco kaj, kun hejmo por zorgi mankas tempo. Neniam mi povis fin-elstudi esperanton, kvankam mi estas SAT-anino kaj devis peti K-dinon traduki por mi. Nur se mi estas devigita pro malsano kuŝi en lito, mi havas okazon por legi kaj studi, sed kiu dezirus tion? Mi timegas malsanon, kiel ankaŭ naskon de alia infano, por kiu tute ne estas loko en nia ĉambraro.

Certe la kondiĉoj de edzinoj de aliaj landoj varias de kondiĉoj ĉi tieaj, sed ni ĉiuj spertas pezan kaj trolongdaŭran laboron, se ni apartenas la laboristan klason; multaj konas pli malbonajn kondiĉojn ol mi kaj eĉ devas fari pankiran laboron plue; krom tio, multaj personoj ne taksas nian laboron kiel laboron, rimarkante nur kiam ĝi ne estas farita; ili opinias, ke “ni havas la tutan tagon por ni”! Eĉ nia registaro en popol-nombrada dokumento nomas min “ne-okupita”, kvankam . . . mi laboras 15 horojn dum tago.

Unu el milionoj.

ONI PETAS VOLONTULOJN

Antaŭmilite Usono ŝuldis dolare al Eŭropo 5 miliardojn. Postmilite tiu ŝuldo aliiĝis en kreditoraĵon el 16 miliardoj. Dum la sama tempo la ĝenerala indico (kvociento) pri produktado pasis de 100 en la jaro 1913 al 151 en 1927. Konsekvence de tio, la ekonomiaj fluoj de Suda Ameriko pli kaj pli direktiĝas al Usono, dum antaŭe ili iris al Eŭropo. Nuntempe 40% da eksportaĵoj el la Latinaj Respublikoj estas absorbataj de Usono, kaj tiu lasta eksportas en Sud-Amerikon pli ol la Eŭropaj nacioj. Dekkvar el la dudek Sud-amerikaj Respublikoj estas jam sub la estreco de la Usona kapitalo. Tio signifas, ke en la Nova Kontinento la dolaro venkis la sterlingan funton. Alivorte, la Usona imperialismo venkis la britan sur tiu ekonomia batalkampo.

Dume la tuta eŭropa gazetaro, ĉu faŝista, ĉu komunista, ĉu socialista, ĉu anarkista, energie agitadas kontraŭ la Usona imperialismo; ĝi flame kaj patose defendas la “sendependecon” de Nikaragvo kaj de aliaj ŝtatetoj.

Ĉu el tio oni konkludi devas, ke ĉiuj tiuj ĵurnaloj estas subaĉetitaj de la Brita imperialismo? Aŭ ĉu tiu indigno flanke de la gvidantoj de la publika opinio estas nur signo pri eknaskiĝo de eŭropa — internacia — patriotismo?

Ambaŭ hipotezoj kredeble estas pravaj. La kapitalistaj gazetistoj ja ne kutimas labori senpage, kaj la aliaj trompite kantas laŭ malsama ario la kanton verkitan de siaj bone pagataj kolegoj.

En 1914 ni jam povis sperti tiun tragedi-komedion. Temis tiutempe pri germana, rusa, brita k. a. imperialismoj. Ni do jam havas sperton pri tio kaj povas facile antaŭvidi, ke ĉe la venonta milito inter Eŭropo kaj Ameriko la eknaskiĝanta eŭropa patriotismo estos elkreskinta kaj sekve konsistigos neelĉerpeblan fonton da heroismo.

Ni kompreneble ne volas dubi pri la sincereco de niaj lertaj, talentaj, multe honorataj — mi ne diras honorindaj — kaj famaj gazetistoj. Mi nur tre humile donos al ili konsileton: Iniciatu vi la starigon de armeo el volontuloj por helpi al Nikaragvo en ĝia “heroa” batalo kontraŭ Usono. Tiel via agitado estos multe pli efika. Kompreneble vi estu la unuaj volontuloj. “S-ulo” certe ne rifuzos publikigi la nomojn de la bravaj ĵurnalistoj, kiuj oferos sian vivon en tiu sankta batalo por la “sendependeco” de l’malgrandaj nacioj.

Ĉu ja ne estus katastrofo, se iu imperialista ŝtato sukcesus unuigi la tutan mondon? Ĉu ne estus treege bedaŭrinde, se ne plu ekzistus landlimoj, se oni ne plu bezonus pasportojn k. a. similajn oportunaĵojn? . . .

Aliparte estas timinde, ke tiam la proletoj ne plu lasus sin delogi por partopreni la tiom glordonajn naciajn batalojn; estas ja tre timinde, ke ili dediĉus sian tutan energion nur al la klasbatalo . . . Eŭtrapel.

P. S. — Mi promesas eksterordinare belan premion al tiu, kiu sukcesos represigi tre akurate faritan tradukon el la ĉi supra artikolo en nacilingva gazeto. Mi estas tute trankvila pri miaj elspezoj: certe neniu sukcesos.

— paĝo 4 —

182 — SENNACIULO

LA INFANAMIKA MOVADO EN GERMANIO

Jam ĉiam parto de la Laboristaro ekkonis, kia grava tasko estas la edukado de la laboristaj infanoj. Kaj precipe la laborista junularo multloke sekvigis al tiu ĉi ekkono la faron kaj kunigis la laboristajn infanojn en specialaj grupoj. Komence oni per tiuj ĉi grupoj nur celis doni ĝojon al la infanoj. Oni faris ekskursojn kun ili, ludis kaj kantis kaj estis kontenta, kiam oni sukcesis prepari al la infanoj kelkajn ĝojajn horojn.

Sed ne pordaŭre tiu ĉi celo povis sufiĉi. Jam baldaŭ ĝermis en la gekamaradoj pli fervoraj la deziro al sistema, al socialista edukada laboro. En tiu ĉi tempo oni interrilatis kun la aŭstriaj Infanamikoj, kiuj jam pli longan tempon ekzistis kaj faris bonan laboron. Ĝisnunaj spertoj estis interŝanĝitaj kaj en la jaro 1923 en Berlin estis fondita la “regna laborkomuno de la infanamikoj de Germanio”¹).

Tiu ĉi regna laborkomuno antaŭ ĉio kunigis ĉiujn grupojn dissemitajn en la lando kaj organizis la edukad-asociojn jam ekzistintajn, kies nombro en 1924 nur estis 17 en la tuta lando. Granda organiza kaj edukada laboro tiam estis farita. La helpantoj, kiuj estis aktivaj en la infanaj grupoj, estis instruitaj en la praktikaj kaj teoriaj kursoj por sia laboro; infana gazeto estis eldonata, kaj per literaturo, gazetaro kaj paroladoj kaj ne laste per la jam plenumita laboro oni propagandis inter la Laboristaro por tiu ĉi juna proletara movado, tiel ke nun en 400 lokoj ekzistas infanamikaj grupoj, kiuj kunigas en ĉirkaŭ 10 000 laborgrupoj pli ol 200 000 laboristajn infanojn.

Kio nun estas la tasko kaj la celo de tiu ĉi proletara infanamika movado? Koncize dirite: la edukado de la proleta infano al la socialista socio, al batalo por la socialista ordo. Kaj kiujn rimedojn ni havas? Nia socialista edukado devas ekposedi la tutan infanon, intelekte kaj sente. La infano devas lerni, pensi memstare, logike, kaŭze kaj kritike; ĝi devas esti intima kun la laborista movado, kun ĝiaj bataloj kaj ĝia internacia solidareco. Ĝi devas enkreski en la laboristan movadon. La interrilato de la helpantoj al la infanoj estas kamaradeca, la edukado estas kontraŭaŭtoritata kaj bazas sur la bazo de la solidareco. La infanaj grupoj kunvenas dimanĉe kaj dum posttagmezoj. Oni diskutas, legas, aŭdas paroladojn pri la plej diversaj problemoj, oni pentras, desegnas, kantas kaj muzikas kaj faras aliajn laborojn. Dimanĉe okazas migradoj, dum kiuj la infanoj konatiĝas kun la lando kaj la homoj kaj iliaj viv- kaj laborkondiĉoj. Estas kompreneble, ke la infanoj ankaŭ kantas, ludas kaj dancas dum tiuj migradoj. Jen konciza skizo pri la laboro de la infanaj grupoj.

La infanamika movado estas la plej juna membro de la laborista movado, sed ĝi ĉiam pli kreskas. Dum la lastaj jaroj okazis ŝanĝo en la interna strukturo. La 12—15-jaraj infanoj estis kunigataj en grupoj de “Ruĝaj Falkoj”, kiuj donis leĝojn al si, laŭ kiuj ili mem volas formi sian vivon en memdisciplino kaj solidareco kaj konfesas sian fidelecon al la laborista klaso. Tiuj ĉi Ruĝaj Falkoj dum julio kaj aŭgusto 1927 kunvenis en granda tendaro ĉe la Balta maro: la “infanrespubliko Seekamp”¹). En tiu ĉi infanrespubliko dum kvar semajnoj amikece kunvivis 2300 laboristaj infanoj el ĉiuj partoj de Germanio kaj kelkaj grupoj el Danio, Aŭstrio kaj Ĉeĥoslovakio. Mem ili konstruis sian tendaron (140 tendojn en 8 vilaĝoj), mem ili konstruis vojojn sur la marĉa fundo, kaj mem ili administris sian respublikon. Dum kvar semajnoj tiuj ĉi Ruĝaj Falkoj en sia memkonstruita respubliko vivis kune en komuna laboro kaj komuna ludo, kaj dum la tuta tempo ilia saluto “Amikeco” kiel stelo staris super la tendaro.

Tiu ĉi infanrespubliko estis la unua granda publike videbla rezulto de la socialista eduklaboro, plenumita de la infanamikoj, kaj la socialista Laboristaro scias, ke tiuj ĉi Ruĝaj Falkoj, kiuj per memdisciplino kaj solidareco konstruis kaj administris sian dumferian tendaron, estos bravaj kunlaborantoj ĉe la konstruado de la nova, libera, senklasa kaj senekspluata homsocio.

W. Semmler (6875).

¹) Reichsarbeitsgemeinschaft der Kinderfreunde Deutschlands.

¹) Seekamp estas malgranda bieno apud la urbo Kiel ĉe la Balta maro.

★

Impresoj pri Sovetio

(Fino)

Konkludvortoj

En la raporto, kiun mi prilaboris la unuajn semajnojn post mia reveturo en Francion, troviĝis kelkaj aliaj artikoloj pri miaj spertoj en Sovetio, nome pri la esperantista movado, la 7-a de novembro, Naro-Fominsk, Ĥarkov kaj Kiev. Mi intencis ilin aperigi por prezenti kompletan bildon de mia enketo en Ruĝa Lando. Sed antaŭ nelonge, reveninte hejmen post unutaga foresto, mi surprize konstatis, ke malaperis mia raporto krom kelkaj aliaj paperoj. Ĉu ŝtelistoj? Sendube, sed speciala speco de ŝtelistoj, kiujn salajras francia demokrata registaro por spioni revoluciulojn. Eble imagis ĉi aĉuloj, ke grava estas tiu dokumento fremdlingve skribita!

La sola bedaŭrinda afero estas, ke mian raporton mi ne plu havas, kaj ke tute mankas tempo al mi refoje prilabori ĝin. Finante mi publike adresu ruĝfratajn dankojn al Moskva, Naro-Fominska, Ĥarkova kaj Kieva SAT-anaro, dank’ al kiu aparte agrabla kaj ĉiuflanke profitdona estis mia vojaĝo.

G. Salan.

★

Fraŭlina Popolo

En Azerbejĝano (Kaŭkazio) oni trovis tre interesan genton “jasaj’on”. Ĝi estas branĉo de avara gento parolanta en avara lingvo. La branĉo, perdiĝinta en montaj faŭkegoj de Kaŭkazio, meze de belaspekta, riĉega regiono, havas tre originalajn familiajn morojn: virino estas sola nutranto de l’ familio kaj ne nur faras ĉiujn laborojn hejme, sed ankaŭ mem produktas kaj vendas siajn produktojn en merkato.

Jasaj’o-viro opinias, ke li faras grandan pekon, se li laboras. Por li laboro estas malhonoro, malplenumo de l’ testamentoj de la prapatroj, kiuj taksis laboron kiel malhonoron.

La ĉirkaŭanta loĝantaro, kontaktanta en komerco kaj laborado nur kun virinoj de la gento (edzoj kaj filoj ĉiam restas hejme) nomas la genton — “jasaj’oj” (en avara lingvo la vorto signifas — fraŭlinoj, “fraŭlina popolo”).

Jasaj’oj ne konas sian estintecon. Ĝin ili ne havas, kiel iliaj vilaĝoj ne havas nomojn. Pri jasaj’oj oni malmulte scias. Kaj nun la societo, esploranta Azerbejĝon, sendos ekspedicion tien, por ke ĝi esploru iliajn morojn.

El “Ekrano” trad. P. Krapivok.

Por nia Distro

[BILDO p.4 | 66,62,93,88] Karikaturo: dika pastro en longa nigra robo staras sur pesilo kun granda ciferplato kaj klinas sin por legi la pezon.

“Denove mi malgrasiĝis je dekkvin kilogramoj! Kulpas nur la kond. . . . eksiĝoj el la eklezio!”

Laŭ “Lumraketo” — (7387).

— paĝo 5 —

SENNACIULO 183

SENNACIULA SPORTA PAĜO

Kompilanto: Ad. Wendt, Leipzig O 27, Lange Reihe 11-a (Germ.)

La situacio de la laborista sporto en Hungario

Se vi legas la titolon, tuj prezentiĝas al vi la demando: Ĉu entute ekzistas ia laborista sporto en Hungario? La cirkonstancojn ne konanta K-do certe respondus: Ekzistas kelkaj societoj, eĉ multaj, kies membroj estas laboristoj, sekve laboristoj sportas ankaŭ ĉi tie, sed pri laborista sporto, simila al tiu de aliaj landoj, oni ankoraŭ ne povas paroli.

La respondo, kiel ajn proksima ĝi estas al la vero, en la supra formo tamen tute ne fidele respegulas la vere ekzistantajn cirkonstancojn. Estas certe, ke tiu speciala situacio, kiu evidentiĝas en ĉiu socia rilato de Hungario, kiu kuŝas ĉe la limrandoj de okcidenta kulturo kaj balkana inerteco, kreis specialajn kondiĉojn ankaŭ por la sportvivo. Nur tiel estas klarigeble, ke la hungara laborista sporto jam ekzistanta depost kvarona jarcento, ankoraŭ nun batalas per la samaj armiloj, kiujn ĝi aplikis antaŭ 25 jaroj. En tiu tempo kelkaj junaj laboristoj, anoj de la gimnasta¹) sekcio de la germanlingva laborista kleriga societo “Vorwärts”, eklaboris por krei la hungaran laboristan sporton. Ili fondis la societon “Munkás Testedzö Egyesület” (Laborista Korpkultura Societo) kaj ekpropagandis por varbi ankaŭ membrojn por la nova societo. Dum 25 jaroj la situacio en ĉi teritorio neniom ŝanĝiĝis. La societo eĉ nun havas nek propran ejon nek sportkampon, kaj ankaŭ hodiaŭ nur la espero al pli bona estonto fervorigas la entuziasmajn, oferemajn, junajn, laboristajn membrojn. Dume — kiam en Hungario la unuiĝa rajto ankoraŭ ne estis limigita — fondiĝis ankaŭ en provincaj urboj unu post la alia la laboristaj korpkulturaj societoj, sed ĉi tiujn la malfavorega ekonomia situacio kaj eĉ pli la mizeraj politikaj cirkonstancoj sufokis aŭ paralizis. Estas multaj malgrandaj societoj, kiuj okupas sin ĉefe aŭ eĉ ekskluzive pri piedpilka ludo, kies membroj estas plejparte laboristoj, sed ili, funkciantaj sub gvido de burĝa gvidantaro, tute akceptis la direktivojn de la burĝa sporto.

Sed tamen ekzistas en Hungario laborista sport-movado. Mi konas la internan vivon kaj la spiriton, de la laboristaj societoj. Ĝi ne povas montriĝi eksteren en gravaj agoj. Sed en la societa vivo mem daŭras la febra kaj konscia laboro, por varbi la grandajn amasojn de la Laboristaro per konstanta propagando kaj agitado kaj en la societoj ilin eduki laŭ la ideoj de socialismo, por ke ili en favora momento ekfunkciigu efektivan laboristan sporton, bazitan sur grandaj amasoj.

Hodiaŭ jam ne nur la Laborista Korpkultura Societo estas la kolektejo de la sportema Laboristaro havanta

[BILDO p.5 | 34,33,62,82] Ovala foto: du sportuloj faras akrobataĵon en kampo — viro staranta tenas per etenditaj brakoj virinon horizontale super si; malantaŭe arbaro.

Sportuloj de Hungara Laborista Korpkultura Societo dimanĉe en freŝa aero

socialistan koncepton. Lastatempe la diversaj sindikatoj formis sportsekciojn, kaj ankaŭ iliaj kadroj pligrandiĝas de tago al tago pro aliĝanta ambaŭseksa socialista junularo. (Pri la Societo de Naturamikoj, okupanta ĉiam pli kaj pli vastan lokon, ni raportos en alia artikolo.)

La problemojn de la laborista sporto konstante pritraktas la presorgano de la Hungara Socialdemokrata Partio: N é p s z a v a, kiu senĉese postulas la disigon de laborista kaj burĝa sportoj kaj forigon de la burĝa konkursporto el la laboristaj sportsocietoj.

La hungara sportema junularo socialista en ĉiam pli grandaj amasoj forlasas la konkursportojn kaj anstataŭe aplikas la turismon, gimnastadon, akvan kaj vintrajn sportojn.

Mi vidas naturan linion de la evoluo kaj kredas, ke ni morgaŭ havos en Hungario fortan laboristan sportmovadon, kies valoron scios taksi ĉiuj laboristaj sportuloj de la mondo.

———n.

¹) Bone diferencigu de “gimnastiki”, kiu lasta (fundamenta vorto) laŭ la klarigo de nia sporta Fakulo estu uzata en la senco de “liberekzerca sportado” (germane G y m n a s t i k), do havu signifon de speciala arto korpkultura, dum “gimnasti” havu la vastan, ampleksan sencon por ĉ i u j branĉoj de korpkulturo (je iloj). — R e d.

Anguleto de praktikaj konsiloj

Mi proponas enkonduki en la sport-paĝon de “S-ulo” “Anguleton de praktikaj konsiloj”. En la “anguleto” K-doj, kiuj komprenas la grandan signifon de la korpkulturo, priskribu sian agadon por la konservo de sia korpoforto kaj de sia fortigo. Eble tia interŝanĝo de spertoj interesos eĉ tiujn, kiuj ĝis nun ne okupis sin pri “fizik-kulturo”. Ja ofte estas aŭdebla, ke “mi tre dezirus iom gimnastiki aŭ sporti, sed mia vivkondiĉaro ne permesas tion. Mi bonege komprenas, ke la perdo de tempo estus pleje kompensata pro la rezultoj. Sed mi havas nek ilojn koncernajn, nek tempon”. Vere, oni ofte ne povas aĉeti sportilojn, sed ĉiam oni povas trovi 10—15 minutojn tage por gimnastiki, kiel mi faras de majo 1927. Mi tre emis sporti, sed absolute mankis eblecoj, kaj mi ne povis trovi iun sportorganizon. Sed en majo 1927 iu forta kolego diris al mi, ke li estas sana kaj forta ne pro tio, ke li sportas en organizo (li ankaŭ ne havas tempon por tio pro sia granda familio), sed dank’ al bona libro. Li montris al mi tiun libron, kaj mi ĝin aĉetis. Kaj nun mi pro mia sana aspekto enviigas multajn K-dojn, kiuj volas sekvi mian ekzemplon. La utilo de tiu libro estas, ke ĝi instruas ĉiutage lavi sin kaj ekzercadi, ŝajne, tre simplajn, sed vere fortigajn movojn. Do mi matene surverŝas min per sitelo da malvarma akvo, frotas min, masaĝas, gimnastikas. Vespere same, sed anstataŭ verŝi sitelon da akvo mi simple frotas min per malseka viŝtuko. Pro ĉio ĉi mian apetiton oni nomas “lupa”. Ĉe la manĝoj mi ne faras ceremoniojn. Kaj ĉe fortaj frostoj mia sinsento estas bona. Kvankam mi ĉiutage atendas en kampo dum 20 ĝis 30 minutoj vagonaron, en kiu mi revenas hejmen de la laborejo, mi ne timas fortan frost-venton — ĉio dank’ al la sitelo da akvo. Mi ĉiam suferis pro nazkataro — nunvintre ĝi estas tre malforta.

Do al ĉiu mi rekomendas tiajn librojn. (En la rusa lingvo mi konas librojn de Müller, Anoĥin kaj Proŝek. Tamen estas indiferente, kiun libron oni uzu — la rezultoj estas la samaj). Ili eĉ validas por tiuj, kiuj sportas organizite: sportulo, uzante la libron, havas pli da ŝancoj por venki en konkuroj (kaj rezisti kontraŭ malutiloj de la laboreja vivo). Ĉiu — ĉu sportulo aŭ ne, ĉu juna aŭ maljuna, — oferu ĉiutage 15 minutojn, por ke la fortoj por laboro, lukto kaj ludo estu uzataj plej racie.

“En sana korpo — sana spirito.”

“A l u m e t o” (5432).

La propono de K-do “Alumeto” estas tre aprobinda, volonte ni, kondiĉe, ke la legantaro deziras tion, publikigos ekzercaron laŭ bone esploritaj sistemoj. Tamen ni avertas komenci ekzercadon laŭ i u a j n sistemo, ĉar multaj sistemoj ankoraŭ nun propagandas manipulojn, kiuj, en praktika uzo elmontriĝis kiel malutilaj, ja eĉ danĝeraj, por la sano. Do ni atendas la opinion de niaj legantoj kaj laŭ tio agos.

2518.

— paĝo 6 —

184 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

EL LA REDAKTEJO

La Legantaro rimarkos, ke tiu ĉi n-o ricevis specialan distingon per la aperigo de kelka materialo por la “virina tago”. Sed ne ĉiam ni estas tiel feliĉaj, disponi en konvena momento pri la materialo uzota por ia memordata n-o. Ofte aŭ mankas entute la celtrafa artikolaro, aŭ la K-doj sendis tro malfrue. Ĝustatempa alveno, por utiligi artikolon difinitan por certa dato, signifas alveno ĉe la redaktejo minimume 15 tagojn antaŭ la aperdato de l’ koncerna n-o.

La “Tagoj” de niaj K-doj nun alternos baldaŭ kun “Eksterordinaraj Tagoj”; ĉar al la propono de iu K-do jam sekvis la efektivigo.

K-do 1896 dezirus trovi en la “Tagoj” aludon pri la manĝaĵoj de niaj K-doj, speciale pri spertoj rilate al nekuirita, vegetara nutrado, ĝia bona kaj malbona efiko. Eble iuj “tag”-verkontoj konsideros tion, por kontentigi nian K-don kaj la multajn, kiujn interesas la problemo de vegetara nutrado. N. B.

★

Ĉe la laboruloj.

La rekta instrumetodo kaj ĝia rolo en la prolet-esperanta movado

Antaŭ 3 jaroj K-do Ultmann gvidis esperantokurson, dum kiu li, escepte tute mallongan, unuminutan germanlingvan klarigon, komence de la unua leciono, neniam uzis la nacian lingvon. Kiam mi tion aŭdis, mia fervora kredo al la mondrenversanta misio de l’ Proletaro plej forte fiksiĝis.

Kelkan tempon poste mi pensis, ke K-do Ultmann eble fanfaronas. Mi iris al diversaj partoprenintoj de la kurso, unuope demandante ilin. Sed ili konfirmis al mi la fakton. Eĉ pli antaŭen, en nebulan estonton, portiĝis mia penso, kiam tiu K-do diris, ke lia plej arda deziro estas, gvidi esperantan kurson inter diversnacianoj, kies naciajn lingvojn li ne komprenas.

En la malbenita tempo de l’ mondmilito mi troviĝis en la vastega Siberio kaj tie lernis esperanton. La tiama militkaptitejo estis lokita proksime al la ĉinia limo, kaj mi kelkfoje havis kontakton kun ĉinoj, kun kiuj mi amike interrilatis. Reveninte hejmen post kvinjara restado en Rusio, mi legis en la ĵurnaloj pri multaj elmontroj de la stoikismo kaj hardita pasiva rezistemo de la orientaziaj popoloj, nevenkeblaj de iuj imperialist-potencaj atakoj.

La evoluon historian en tiuj landoj multe povos subteni esperanto, instruata laŭ la rekta metodo. Oni pripensu, kion jam efektivigas de multaj jarcentoj la kristanaj religioj: iliaj misiistoj penetras ĉien, en la stepojn de Azio same kiel en la praarbarojn de Afriko kaj Ameriko. Ili kreas ĉelojn kaj filiojn, elirpunktojn por la misiistoj. Ĉu vi ne pensas, ke oni por esperanto povus multe pli efike fari la samon? La ideo de l’ tutmonda frata interkompreniĝo de la suferantaj proletoj havas multe pli grandan varbopovon, ol la ekleziaj doktrinoj. Nia afero pozitiva estas tuj komprenata de ĉiu, eĉ de la plej simpla laboristo aŭ indiĝeno. Sennacieca Asocio Tutmonda per sia efika agado ebenigas la vojon por tio .

La historio konfidis al niaj sovetiaj K-doj la gloran taskon, iri al la orientaziaj gefratoj kaj ekveki ilin por la tutmonda interkompreniĝo. Precipe niaj K-doj en Siberio, loĝantaj en apudlimaj regionoj, kiuj havas kontakton kun ĉinoj, koreanoj, hindoj ktp., faru tie bonan pioniran laboron. Ili mem adaptu la rektan instrumetodon ĝis perfekteco, instruu la orientazianojn laŭ tiu metodo kaj instigu ilin, fari la samon en siaj landoj.

Sed ni senreve konsideru la praktikon: La instruo laŭ la rekta metodo ne estas facila, kontraŭe, ĝi estas tre laciga por la instruanto kaj kondiĉas grandegan sperton kaj multe da pacienco. Sed, K-doj, se la frazo pri utiligo de esperanto por la klasbatalaj celoj de la Proletaro estu pli ol nur belsona sentenco, se vi ne volas, ke nur malgranda tavolo de laborista intelektularo lernu esperanton, tiam alprenu la rektan instrumetodon. Ne lasu vin senkuraĝigi per komencaj malfacilaĵoj: Post la unua kurso vi jam pli bone sukcesos. Senlace eluzu la faritajn spertojn, korektu vin, ĝis vi facile kaj senpene kapablos instrui laŭ la rekta metodo sen uzo de nacia lingvo, eĉ al lingve plej sentalentaj laboristoj.

Ni faru jenan konsideron: Vi memoras la komencon de l’ antaŭmarŝo de la Kuo-Min-Tang-armeo al Ŝanhajo? Mi aludas la epokon, kiam la brita registaro unuafoje, tute senbezone, sendis kelkajn milojn da gasmaskojn portantaj soldatoj al Ŝanhajo, kaj kiam ankoraŭ ne estis skismo en la ĉinia liberiga movado. Ĉu vi ne legis en la gazetoj, ke la ĉinoj staris tute paceme antaŭ la britaj soldatoj, nesciante, pro kio ili venis?

Kio, laŭ via imago, estus okazinta en tiu tempo, se, ni diru, nur 50 ĉinoj estus alvokintaj en esperanto la britajn soldatojn? Verŝajne tiuj lastaj ne estus forjetintaj la armilojn, simple pro tio, ke verŝajne ne troviĝus inter ili esperantistoj. Sed, ĉar ili ja ne estas stultuloj, ili priatentus la alvokojn kaj sendube konstatus, ke n e estas ĉina lingvo, per kiu oni ilin alvokis. Kelkaj el ili komprenus iujn vortojn kaj ĉiuj klopodus ekscii, k i a n lingvon uzis la ĉinoj. Kaj la ĉinaj esperantistoj eble elparolus kelkfoje la vorton e s p e r a n t o kaj montrus standardon kun la kvinpinta verda stelo kaj surpreso.

Sekve la britaj soldatoj certe ekscius, ke temas pri esperanto. Ilia scivolemo kaj ĉe kelkaj el ili ankaŭ la intereso pri la afero vekiĝus. Dum ripozo ili priparolus la okazintaĵon kaj reveninte Anglion diskonigus inter siaj konatuloj. Multaj ĝis nun al nia afero tute indiferentaj britaj proletoj pripensus la aferon kaj estus pli akceptemaj al niaj celoj. Unufoje bone organizita, ĉe pluaj elŝipiĝoj de britaj aŭ iuŝtataj soldatoj ripetiĝus la aklamoj, kaj en iu el la transportoj certe troviĝus eĉ esperantistoj.

Atentu do, karaj Gek-doj en Sovetio, kaj agu laŭ via historia rolo! SAT-anoj en la tuta mondo, aŭdu la vokon! Tiam la disĵetita semo ekkaptos ĉiam pli vastajn rondojn, ĝis neniu soldato plu lasos sin peli al la buĉado kontraŭ siaj fratoj. Tiam firme kaj decide elpaŝos la tutmonda Proletaro al la lasta batalo kaj forpelos la kapitalistajn subpremantojn, frakasante ilian potencon por ĉiam!

F e r v o r u l o.

Oni bombardas la Redaktejon per artikoloj, kiujn pro manko de loko ni ne povas enmeti. Dume la Administrejo sopiradas la alvenon de novaj abonoj. Ĝustigu la pafadon.

Kiel mi perdis la korespondanton

Ni interkonatiĝis kun korespondanto M. A. el Svisio laŭ anonco sur korespondpaĝo de “Interligilo”. En komenco, nia interkorespondado estis tre vigla dum pli ol 6 monatoj. Sur la folio de la lasta letero mia malproksimulo demandis min interalie: — “Ĉu vi povas doni al mi klarigojn pri via gazeto S e n n a c i u l o, mi ne konas ĝin, eble sub alia nomo. Kie ĝi estas presata? —” Kaj poste li aldonis: “Ĉu vi partoprenos al la Universala Esperanta Kongreso en ĉi tiu jaro?” — Mi komprenis, ke mia korespondanto ne estas en la flanko de SAT, ĉar li nenion scias pri la esp. proleta movado.

Tuj respondante per letero, mi sciigis lin, ke por mi SAT-ano, estas pli interesaj la ĉiujaraj kongresoj de SAT, ol la universalaj — de UEA. Samtempe mi sendis al li numeron de “Sennaciulo” kaj konsilis aliĝi al SAT. Sed ĝis hodiaŭ jam pasis 4 monatoj, kaj mi ricevis nenian respondon.

Mi pensas, ke mi perdis la korespondanton, ĉar ni, kiel tendencaj malsimiluloj, disiris diversflanken pro niaj diversaj vidpunktoj je la socia konstruo.

Tre malfacile estas konsentigi iun obstinan burĝon pri la praveco de nia opinio.

A. E r j u ĥ i n (9682). A r ĥ a n g e l s k.

— paĝo 7 —

SENNACIULO 185

8-a Kongreso de SAT en Göteborg (Svedio)

(14—19. aŭgusto 1928)

Ĉion, kio rilatas al la kongreso adresu al: Einar Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.

5-a komuniko

A l i ĝ u kiel eble plej rapide! Aliĝilon kaj aliĝkotizon oni sendu al la supra adreso de K-do Adamson. Sovetiaj K-doj pagu al Centra Komitato de SEU, Poŝtkesto 630, M o s k v o, Sovetio. Germanianoj povas sendi al: R. Lerchner, Colmstr. 1, L e i p z i g O 27, Germanio.

K o t i z o: Por SAT-anoj egala al jarkotizo de SAT. Ne-SAT-anoj pagas 1½-oblon de l’ jarkotizo de SAT.

F a k k u n s i d o d e f e r v o j i s t o j o k a z o s. Kiu partoprenos, interrilatu kun K-do Gunnar Torstensson, fervoja asistanto, Box 73, G ö t e b o r g.

L a m a l f e r m a k u n s i d o okazos en la granda Kongressalono de Liseberg, Göteborg. Liseberg estas moderna granda somerplezurejo de la urbo.

G r a n d a n e s p e r a n t a n e k s p o z i c i o n ni preparas. Ĝi havos lokon en la salonoj de Metia lernejo — Stöjdföreningens skola. Sendu materialon — ankaŭ nacilingvajn gazetojn kun esperanto-anguloj — kaj ni ĝin kvitancos per sendado de kongresmarkoj, kaj kongresgazetoj svedaj.

La 3-a listo de aliĝintoj

  1. Jakobo Vlasov, Tver, Sovetio . . 10380
  2. Jakobo Zahorov, Moskvo, Sovetio 7938
  3. Nikolao Efremov, Naro-fominsk . 10376
  4. Ludoviko Jakoube, Velké Hamry, Ĉeĥoslovakio . . . . . . . . 3189
  5. John Andersson, Göteborg, Sved.
  6. Freddy Rosengren, Stockholm „
  7. Einar Lind, Göteborg, Svedio . . .
  8. Leon Bergiers, Bruxelles, Belgio 630
  9. Kristian Vikner, Enskede, Svedio
  10. Emma Vikner, Enskede, Svedio .
  11. Elis Bruhn, Göteborg, Svedio . . 9963
  12. Simon Hercik, Stalingrad, Sovetio 7459
  13. Herman Frank, Motoviliĥa, Sov. 2144
  14. Oscar Wallin, Örebro, Svedio . 8621
  15. Esse Andresson, Rävlanda, Svedio 10570
  16. O. Henriksson, Skreanäs, Svedio
  17. Berthold Pilz, Gablonz, Ĉeĥoslov. 6957
  18. Rudolf Pilz, Gablonz, Ĉeĥoslov. 11458
  19. Louis Angermeyr, Linz, Aŭstrio . 8400
  20. Nikolao Reŝov, Stavropol, Kaŭkaza SSR . . . . . . . . . . 10636
  21. Filip Skiba, Stavropol, Kaŭkaza SSR . . . . . . . . . . 738
  22. Ŝika Goldfeder, Barnaul, Siberio 5448
  23. Petro Ŝubin, Troick na Urale, Sovetio . . . . . . . . . 6937
  24. Otto Jeserick, Jüterbog, Germanio 3476
  25. K-dino X., Bielefeld, Germanio . 8070
  26. Aleksandro Semjonov, Kremenĉug, Ukrainio . . . . . . . . . . 7113
  27. Willy Krey, Leipzig, Germanio . 5486
  28. Ernst Thiele, Leipzig, Germanio 7318
  29. Fritz Abke, Bischofshagen, Germ. 9876
  30. Josef Ramacher, Aachen, Germ.
  31. Erich Haseloff, Dresden, Germ. 5827
  32. Mozeo Izgur, Kremenĉug, Ukrainio 3870
  33. Elio Izgur, Kremenĉug, Ukrainio 2332
  34. Cecilio Izgur, Kremenĉug, Ukr. 3869
  35. A. Avrunin, Kremenĉug, Ukrainio 1122
  36. Viktoro Kolĉinski, Kremenĉug, Ukr. 1447
  37. Herman Konovalov, Nijnij-Novgorod, Sovetio . . . . . . . . . 641
  38. Semjon Vinogradov, Nijnij-Novgorod, Sovetio . . . . . . . . 5544
  39. K-dino Frida Noel, Paris, Francio 1370
  40. K-dino Marta Boxhammer, Dresden, Germanio . . . . . . . 4010
  41. Ivan Miĥeev, Stavropol, Kaŭkaza SSR . . . . . . . . . . . . 10620
  42. Ivan Beloskurskij, Stavropol, Kaŭkaza SSR . . . . . . . . . 10977

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Ĉeĥoslovakio. — S t e i n s c h ö n a u. Kurso kun 30 lern., gvidata de K-do Pietschmann. La kursanoj plejparte estas tiom malriĉaj, ke ili pruntis lernlibrojn de l’ pasinta kurso. — Francio. B o u r g e s. Al Kongreso de 27-a Regiona Sindikata Unuiĝo (ISR) je 11—12. febr. estis invitita la loka esp.-grupo. K-do 5820 ĉeestis, disdonis esp. broŝurojn, priparoladetis esp-on antaŭ la kongresanoj. Kelkaj sindikat-sekretarioj aĉetis kurslibrojn promesante lerni kaj propagandi. — Danio. O d e n s e. Kurso komenciĝis 10. 2. Partoprenas 12 K-doj. (11082.) — Hispanio. V a l e n c i o. Kurso malfermita inter la “Vegetara Societo” kun 40 gelern. — Polio. L v o v. 5. 2. okazis ĝenerala jarkunveno de Lab. esp.-societo, en kiu oni elektis novan estraron k. kontrol-komitaton nur el SAT-anoj. 16. 2. komencis nova kurso, gvid. K-do Zausmer; superan kurson gvidas K-do Maiblum. (9425.) — L o d z. 25. 1. ĉe Liberpensula Asocio lekciis K-do 7075 pollingve pri esp. k. SAT. La esp. sekcio de l’ Asocio aperigis la unuan n-on de esp-a murgazeto. (La tuta por- k. per-esp-a laboro en L. devas esti farata de ĉi-sekcio, ĉar la filio de Polia esp. societo “Laboro” forigas SAT-anojn, ne permesas paroli pri SAT k. eĉ malpermesas legi “S-ulon”. Des pli mirige, ke ĝian centrejon en Varsovio estras kelkaj SAT-anoj! — Sovetio. A r ĥ a n g e l s k. En tiu granda norda distrikto unuafoje sukcesoj estas noteblaj: 2 esp.-rondetoj, unu ĉe poŝtistoj (gvid. K-do Erjuĥin), dua en klubo de lignaĵistoj (gvid. K-do Maĥover). SEU-komitato antaŭ nelonge organizita starigis korespondadon kun eksterlando. (9682.) — S m o l e n s k. Fine de dec. aranĝitaj kunvenoj por festi 40-jaran jubileon de esp., vizititaj de ĉ. 2500 personoj. Funkciis bonaj ekspozicioj. Reprezentantoj de div. sociaj organizoj k. gazetaro promesis subtenon. Tutgubernia radi-amatora konferenco, ricevinte salutojn de anglaj SAT-anoj, akceptis rezolucion por utiligo de esp. en interŝanĝo de spertoj kun alilandaj societoj. 3 SEU-anoj estis elektataj en la gubernian Asoci-estraron. — Ŝ u j a (gub. I v a n. – V o z n e s). Fondiĝis grupo el 12 vilaĝanoj en aĝo de 12—20 jaroj, filoj de kamparanoj. Celo: interrilatiĝi kun alilandaj terkulturistoj-kamparanoj. (I. S o s n o v i k o v.)

[REKLAMO p.7] Ĉe la Adm. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, estas havebla la unua volumo de LA MIZERULOJ la majstroverko de la genia aŭtoro Victor Hugo, esp-igita de Centezimala. “La Mizeruloj” estas verko, kiu enhavas serion da ĉiuspecaj sociaj dramoj, skizitaj de l’ artisma mano de filozofia romanpoeto; ĝi estas verko, el kiu ĉiu frazo enhavas pensigan penson; verko senfine diversa laŭ enhavo kaj brilanta laŭ stilo; verko, kiu abundas de kortuŝantaj, neforgeseblaj scenoj de granda tragedia forto kaj prenitaj el la realeco; verko, kiu prezentas trezoron de filozofiaj meditoj pri homoj kaj pri aferoj, kaj kiu enhavas ĉiujn literaturajn formojn de la idilio ĝis la epopeo; verko, fine, de nesuperebla beleco, kiun oni ne nur kuntrenate tralegas, ĵetate de unu emocio en alian — sed kiun oni centfoje relegos ĉiam trovante novajn belaĵojn. La prezo de ĉi tiu 248-paĝa volumo estas nur 1.20 g. mk. inkluzive afrankon. Mendu do senprokraste!

Ĉe la neŭtraluloj

— La Brita Esp. Kongreso de la neŭtraluloj okazos 25.—28. de majo en Newcastle k. antaŭvidas la kutimajn amuzojn: “lunĉojn”, teojn, bonajn tagmanĝojn kaj — diservojn.

— La 7. Hispana Esp. Kongreso okazos en Sevilla 5.—9. de novembro k. estas kunligita kun Internacia Literatura Konkurso (ankaŭ nomata “Floraj Ludoj”), en kiu estos premiataj la plej bonaj laboraĵoj en versoj k. prozo.

— En Japanio sekve de Esp. Kurso per la Radio-stacio en Tokio estis disvendataj 15 000 lernolibroj. Bonsukcesa ankaŭ estis “Tago de la Esperanta Libro”, dum kiu oni ĉefe vendis lernolibrojn k. vortarojn.

— La dana ŝtata Radiofono disaŭdigos nun ĉiusabate de 19.20—19.30 h. resumon de l’ semajna programo en esp. de la granda stacio Kalundborg k. Kopenhago-Radio.

MEMORNOTO

Represis el “Sennaciulo”:

B a t a l o, Zagreb, 4. 2., Siberio post 10 jaroj; saneco k. nutrado de lab.-fam. en Sov.; L e s S e r v i c e s P u b l i c s, Genève, 10. 2., La negra lab. movado en S.-Afriko; R u h r – E c h o, Essen, 10. 2, Siberio post 10 jaroj; T h e L e e d s C i t i z e n, Leeds, 17. 2., El Hungario (n-o 173).

Enhavis priesperantajn artikolojn kaj notojn:

D a i l y H e r a l d, London, 17. 2.; D e r D e u t s c h e E i s e n b a h n e r (Germ. Fervojisto), Berlin, 12. 2.; B u l t e n o d e I T F, Amsterdam, febr., L’ E t u d i a n t S o c i a l i s t e, Bruxelles, febr.; R u h r – E c h o, Essen 25. 1.

Tradukojn laŭ leteroj kaj artikoloj enhavis:

E l T r a n v i a r o, Buenos-Aires, jan.;

— paĝo 8 —

186 SENNACIULO

F r e i e S p o r t – W o c h e, Leipzig, 13. 2.; D e r R o t e S o l d a t, Wien, jan. (div.); T r a n s b a j k a l a L a b o r i s t o, Ĉita, 22. 11. 27; L a b o r i s t a V o j o, Smolensk, 6. 11. 27; L a b o r i s t a V o j o, Omsk, 20. 11. 27; P u n a i n e n K a r j a l a, Petrozavodsk, 8. 11. 27; R u ĝ a K a r e l i o, Petrozavodsk, 7. 11. 27.

Pri SAT kaj SAT-Kongreso presis:

S j ö m a n n e n (maristo), Göteborg, febr.

NIA POSTO

6772. — Via traduko estas sufiĉe bona. Ni uzos ĝin en “SR”, kiam ni bezonos materialon. — Bonvolu estonte ne skribi sur ambaŭ flankoj de l’ papero. — Kiam “S-ulo” havos 6000 abonantojn, ni eble povos pagi honorarion al la aŭtoroj de tre bonaj artikoloj. Nuntempe ni pli bezonas abonantojn ol kunlaborantojn.

5320. — Via artikoleto aperos siavice, kompreneble iom mallongigite.

8595. — Laŭ niaj esploroj ni ne ricevis tiun raporton de vi. Cetere ĝi hodiaŭ ne plu estus aktuala por enpreso.

5323. — Loko absolute mankas. R e d.

5583. — Se vi tiom ofte sendas tiajn grandajn anoncojn, tiam necesas, ke vi ankaŭ sendu pli ofte pli grandajn sumojn.

488. — Ni devis pagi por via let. de 28. 2. 28 punafrankon (40 pf.), tiun sumeton ni skribis al via konto. Estonte atentu kaj ne sendu tion kiel presaĵon. A d m.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Britio.

— Labeska Fako de Glasgova Lab. Esp. Klubo dez. interrilatiĝi kun eksterl. Labeskoj k. Lab. organizoj. Skribu al K-do D o r a n, 33 Carleston st. Springburn, G l a s g o w N.

— Elementa Kurso de Glasgova Lab. Esp. Klubo dez. koresp. kun eksterl. kursoj. Skribu al: K-do J. R a t t r a y 17 Annfield st. Dennistown, G l a s g o w.

Ĉekoslovakio.

K-do A r t u r Q u a i s e r, W e i s s k i r c h e n a. N. ap. K r a t z a u, Nr. 143, dez. interŝ. PM.

K-do R u d o l f E t t r i c h, N i e d e r b e r z d o r f, Nr. 53, Post Ketten, dez. koresp. kun laboristoj en gumofabrikoj.

Danzig (Liberŝtato).

— Gek-doj de la “Lab. Grupo, Estonto”, Karpfenseigen, 12, D a n z i g, dez. kolektivan k. individuan koresp-adon pri div. temoj, interŝ. PI, gaz., esp-aĵojn. Nepre resp.

K-do K u r t K l a p s, Karpfenseigen 12, D a n z i g, dez. koresp. precipe pri senlaborulo, malriĉularo, ilia stato, urba subteno k. pri sociaj temoj. L, PI, kĉl.

Francio.

P a r i s. Ĉiuj K-doj, kiuj trapasas nian urbon, faru nepre viziton al Esp. Lab. Klubo, 40, rue des Petits Champs (2 e arr.). La klubanoj dez. koresp. kun K-doj el ĉ. l.

Germanio.

— Du K-doj dez. koresp. kĉl. L, PI, bfl. Resp. garantiata. Adr.: A l b e r t W e n z e l, Hauptstrasse 148, E i n s i e d e l b. C h e m n i t z i. S.

K-do P a u l P o s e r n (24 j.), Zwingerstr. 41, D ö b e l n i. S a., dez. koresp. precipe pri inĝenierajoj kĉl. PI, bfl. Ĉiam resp.

— Por niaj anoj ni serĉas koresp-antojn el ĉl. L, PI, PM. Adr.: L a b o r i s t a E s p e r a n t o G r u p o, Hirschberg i. S c h l e s i e n.

K-do W a l t e r K r e t z s c h m a r, n-o 65-E, N e u k i r c h e n i. E r z g e b., dez. koresp. kun samaĝuloj, mi estas 15-jara. PI, bfl. kĉl.

— Socialista junularano, dez. koresp. kun gesamuloj pri nia internacia renkonto (Vieno) kĉl. Adr.: M a x B e n e d i x, n-o 40-K, N e u k i r c h e n i. E r z g e b.

K-do O. R ö d e r, Hallische Str. 287, L e i p z i g N. 23, dez. koresp. kun rusa sportulo en Moskvo. Mi venos al la Moskva Spartikado.

— Anoj el Lab. Grupo, dez. koresp. kolektive kun Gek-doj pri socialaj temoj, escepte Sovetion. Resp. garantiata. Adr.: W i l h e l m W a p p l e r, Chemnitzer Str. 14, M i t t w e i d a i. S.

K-do S t ö l z n e r, Wilhelmstr. 106, N o w a w e s b. B e r l i n, dez. koresp. kĉl. PI. Resp. garantiata.

K-do B l i n k o v, N o v o S i b i r s k (Sovetio), bonvolu resp. miajn L, registritan presaĵon k. afrankitan respondkarton. Vian silenton mi ne komprenas. B e h r m a n n (2105), H a m b u r g.

K-do G e r h a r d N a u m a n n, Im Rathaus, G ö p p e r s d o r f b. B u r g s t ä d t i. S., dez. koresp-anton el Japanio (sportulo).

K-do F r a n z S c h a r l, Kannenhof 6, S o l i n g e n, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj. Ĉiam resp.

K-do J o h. B ö n i s c h (ministo), Lützowstr. 64, H e r n e III i. W., dez. koresp. pri minista sindikat- k. politika movado kĉl. Resp. garantiata.

Sovetio.

— Koresp-adon pri ĉ. temoj k. interŝ. de L, PK, PI, gaz., jurn., esp-aĵoj ktp. kĉl. dez. juna esp-isto. Tuja k. ĉiama resp. garantiata. Adr.: K-do V. S e m e r n i n, T u r t k u l, Mez-Azio, Kazakstan.

K-dino A. F. S j e r j e b r j e n n i k o v a, M a r i i n s k, Tomska, Siberio, Vjerĥ-Ĉebula (kuracistino), dez. koresp. kĉl. L, PK, PI. Resp. garantiata.

K-do Vl. S. V o t o r a p i n, M i n u s i n s k, Siberio, dez. koresp. kĉl. PK, PI. Resp. garantiata.

K-do A n a t o l i j N i k i t i n A l e k s a n d r o v i ĉ, Radiostacio, J e n i s j e j s k, Siberio, dez. interŝ. PK, PI, kĉl., precipe kun belaj fraŭlinoj. Resp. garantiata.

— M a r i i n s k, Tomska Siberio, r o n d e t o j d e e s p – i s t o j: K-doj G. Ĉernev, A. Ĉernev, P. Ravinskij, V. Jakovliev, F. J. Procuk, N. Bovskij, A. Cimbalov. K-dinoj R. Ustinova, T. Tarskaja, P. Ĥromova, M. Marĉenko, dez. interŝ. PK, PI, kĉl. Resp. garantiata.

K-do E ŭ g e n o S o r o k i n (termezuristo), Profsojuznaja, P s k o v, dez. koresp. kun samprofesiuloj kĉl.

Studentaro de P e d a g o g i a T e k n i k u m o, K r e m e n ĉ u g, dez. koresp. kĉl., studentoj, lab. organizoj k. instruistoj pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

— 25 gelernantoj de fervojista lernejo, dez. koresp. kĉl. L, PI, kun lernantoj. Resp. garantiata. Adr.: D n e p r o p e t r o v s k, str. K. Marks, 98, loĝ. 12, Esperanto-Komitato de SEU (Por lernejo).

— Esperantista Komitato anoncas, ke K-do S. N. A p t e k m a n estas peranto por junulorganizoj, kom. jun. ĉeloj k. pionirorganizoj de urbo Rostov-Don. Adr.: R o s t o v – D o n, Srednij pr. 39, kv. 6.

K-do V. B a r a n o v, fervoja riparejo, R o s t o v – D o n, Glavnie Masterskie S. K. ĵ. d., dez. seriozan koresp-adon pri lab. vivo.

— Labkoroj de fervoja riparejo, R o s t o v – D o n, Glavnie Masterskie S. K. ĵ. d., K-do V. B a r a n o v, dez. interŝ. ĝis la 1-a de majo murgazetojn, kom. k. junkom. jurnalojn kontraŭ sovetiaj gaz. k. jurnaloj.

— Laboristaj korespondantoj de fervoja riparejo, R o s t o v – D o n, Glavnie Masterskie S. K. ĵ. d., K-do V. B a r a n o v invitas ĉiul. labkorojn koresp. pri lab. vivo.

K-do G. R a k o v, ul. K. Marksa 91, Meĥaniĉ. Teĥnikum, Ĥ a b a r o v s k, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Nepre resp.

K-do Z a v e r ŝ n e v, ul. K. Marksa 91, Meĥaniĉ. Teĥnikum, Ĥ a b a r o v s k, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

K-do A l e k s a n d r o K a l a ŝ n i k o v (studento), Gotmanovskaja 9, kv. 9, N i j n i – N o v g o r o d, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj L, PI, bfl. Resp. garantiata.

K-do I l ĉ j o K a l i n i n, poŝtkesto, 5, A s t r a ĥ a n, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Ĉiam resp.

K-dino K. V i n o k u r o v a, Leningradskoe ŝose, 2 versta Staro-petrovskij proezd 1, M o s k v o, 5 7, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj.

K-do P a ŭ l o R o ĥ i n (elektromuntisto), “Vodosovjet”, G r o z n i j, Kaŭkazo, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj L, PK, PI, il. gaz.

— Gefratoj (junaj) E u g e n i a k. V i k t o r Ŝ e v e l e v, Proĥorovskaja 45, Melnica 3, O d e s s a, dez. kor. kĉl. L, PK, PI.

K-do G r e g o r i j J a ĉ n i j, Ostrovidova 61, Muztrudŝkola, O d e s s a, dez. koresp. pri div. temoj kĉl.

— Nova taĉmento de junpioniroj koresp. kĉl. kolektive k. persone. Adr.: M u z t r u d ŝ k o l a, Ostrovidov 61, O d e s s a.

— Allô! Grupo de junuloj dez. koresp. kĉl. pri div. temoj, interŝ. PI kun urbvidaĵoj. Resp. tuj k. nepra. Adr.: G. T i ĥ o n r a v o v, ul. Belinskogo 13 kv. 15, L e n i n g r a d — 1 4.

K-do P a ŭ l o E f i ŝ e v, Ligovka 65 kv. 84, L e n i n g r a d — 4 0, dez. koresp. kĉl. PI, gaz., esp-aĵoj.

ENHAVO:

Paĝo
Internacia Virina Tago 179—80
Virina laboro en la marrikolto 180
Tago el mia vivo 181
Oni petas volontulojn 181
La infanamika movado en Germanio 182
Impresoj pri Sovetio (Fino) 182
Fraŭlina popolo 182
Por nia Distro 182
Sennaciula Sporta Paĝo 183
Tra Esperantio 184—86
Korespondado 186

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

N-ro 180, 15-a de marto 1928

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 42,3,51,10] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», emblemo de la asocio, en la kapo de la gazeto.

4-a Jaro. N-o 180 — APERAS SEMAJNE — 15. Marto 1928

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

LA PARIZA KOMUNO

Kvindek-sep jaroj pasis depost la proklamo de la Pariza Komuno. Laŭ la kutimo la proletoj en Francio multnombre partoprenos baldaŭ en la solenoj kaj manifestacioj, okazontaj por memori la batalantojn de la revolucio, kiu estigis la Komunon je la 18-a de marto 1871. Ili vizitos la tombejojn, por surmeti funebrajn kronojn sur la komunanojn pafmortigitajn, la viktimojn de la “sanga semajno”, kaj renovigos la ĵuran promeson lukti senĉese kaj senripoze ĝis la definitiva triumfo de la ideoj de tiuj herooj, ĝis la tuta efektivigo de la tasko, kiun ili postlasis al la Laboristaro.

Kial do la franca kaj la tutmonda Proletaro honoras la homojn de la Komuno kiel siajn pionirojn? El kio, do, konsistas la heredaĵo de la Komuno?

La Komuno naskiĝis el movado de la popolaj klasoj. Neniu antaŭe preparis ĝin konscie kaj sisteme. Malbonŝanca milito kontraŭ Germanio, la turmentoj de la sieĝo, senlaboreco ĉe la proletoj, malriĉiĝo de la etburĝaro, indigno de la popolo kontraŭ la altaj klasoj kaj la gvidantoj, kiuj sin montris nekapablaj, konfuza agitegiĝo en la Laboristaro nekontenta pri sia situacio kaj deziranta alian socian reĝimon: ĉiuj tiuj kaŭzoj kaj multaj aliaj instigis la Parizanojn al ribelo de la 18-a de marto, kiu laŭ neatendita maniero transirigis la regadon en la manojn de la “nacia gardistaro”, la laborista klaso kaj la kun ĝi kunligita etburĝaro. Tio estis okazintaĵo neniam antaŭe vidita en la Historio. Ĝis tiam la regado estis tenita de bienhavuloj kaj kapitalistoj, kiuj per siaj fidinduloj formis tion, kion oni nomas “registaro”.

[BILDO p.1 | 27,44,70,82] Linoleogravuraĵo: urba strato inter altaj domoj kun multaj fenestroj; ĉe barikado el pavimŝtonoj staras grandaj kanonoj kaj radoj, kaj kelkaj malhelaj figuroj de batalantoj.

Post la revolucio de l’ 18-a de marto, kiam sub la ordono de Thiers (elp. Tiér) forveturis el Parizo kun liaj soldatoj la policistoj kaj oficistoj, la popolo restis sola estro de la situacio, kaj la regado transiris al la Proletaro.

Sed en la moderna socio, la Proletaro, ekonomie sklavigita de la Kapitalo, ne povas politike superregi, unue ne rompante la ĉenojn, per kiuj la Kapitalo katenas ĝin. Tial la movado de la Komuno devis akcepti la koloron de l’ socialismo, la tendencon detrui la burĝaron, Kapitalon kaj la bazojn mem de la moderna socia reĝimo.

Komence, la movado estis konfuzega; tamen la laboristoj ludis la ĉefan rolon, precipe la metiistoj de Parizo, ĉe kiuj dum la lastaj jaroj la socialista propagando jam estis tre aktiva, kaj el kiuj multaj apartenis eĉ al la Internacio. Nur la laboristoj restis fidelaj al la respubliko ĝis la fino; la burĝaj respublikanoj kaj la etburĝaro de longtempe jam estis forlasintaj ĝin, timigitaj pro la socialista revolucia ĝia karaktero. Solaj, la proletoj luktis kaj mortis por la laborista regno, subtenante sian registaron, tio estas por la liberigo de la laborista klaso kaj por la bonstato de ĉiuj.

Forlasita de la hieraŭaj kunliganoj, la Komuno devis fatale malvenki. La tuta franca burĝaro, la bienhavuloj, fabrikestroj, grandaj kaj malgrandaj ŝtelistoj unuiĝis kontraŭ la Komuno. Tiu burĝa koalicio, mone helpita de Bismarck, kiu redonis centmil militkaptitojn al Thiers por plifaciligi la subpremon de la Pariza revolucio, sukcesis ribeligi la malklarajn kamparanojn kaj la provincan etburĝaron kontraŭ la pariza Proletaro kaj ĉirkaŭbari la duonon de Parizo, dum la alia duono estis gardata de la

— paĝo 2 —

188 — SENNACIULO

germana armeo. En kelkaj grandaj urboj de Francio oni provis perforte preni la regadon, proklami la Komunon kaj aliri por helpi al Parizo. Sed tiuj provoj rapide fiaskis, kaj Parizo, kiu la unua estis levinta la standardon de la ribelo, estis forlasita al siaj propraj fortoj kaj kondamnita al neevitebla malgajno.

Post tio la ekzistado de la Komuno estas mallonga. Ĝi naskiĝis la 18-an de marto 1871 kaj mortis post du monatoj, la 29-an de majo. Kio precipe mankis al la Komuno, estas tempo: ĝi ne havis la tempon sin organizi nek realigi sian programon. Ĉiuflanke ĝi havis malamikojn, kiuj per ĉiuj rimedoj provis mortigi ĝin.

La Komuno proklamis la disigon de eklezio kaj ŝtato, laikigis la lernejajn metodojn, forigis la buĝeton de la religia kulto kaj per tio kompreneble kreis novajn malamikojn kontraŭ si. Ĝi ordonis detrui la kolonon de Vendôme, kiu montras la gloron de la fama krimulo Napoleono la unua. Tio okazis. La 6-an de aprilo ĝi ordonis bruligi la gilotinon, kaj ĉiuj proletoj ĝojis pro tiu bela homeca faro. Fine ĝi decidis konfide komisii la fabrikojn kaj laborejojn forlasitajn de siaj estroj al laboristaj societoj, por daŭrigi la produktadon.

Tiuj faktoj montras klare, ke la Komuno estis “morta danĝero” por la malnova ordo, starigita sur principoj de servado kaj ekspluatado. Kaj fine, kiam la armeoj de l’ timemaĉa Napoleono la tria organizis hombuĉadon kontraŭ la ribelantoj ne sufiĉe preparitaj kaj malmultnombraj, tiuj lastaj nepre devis perdi la batalon post kelka tempo.

Tiam komenciĝis neimagebla buĉado. 30 000 Parizanoj estis pafmortigataj de la furiozaj soldataĉoj, 45 000 estis arestataj, miloj kaj miloj punekzilataj. Parizo perdis ĉirkaŭe 100 000 el siaj loĝantoj, inter ili la plej noblaj laboristoj ĉiuprofesiaj, inter ili Louise Michel, Julles Valles kaj multaj noblaj vivoj, kies nomojn ni ĉi tie ne povas citi unuope.

La herooj de la Komuno estu honorataj ne nur en Francio, sed de la tutmonda Proletaro, ĉar la Komuno luktis ne nacie, sed por la celo tutlaboristara en la mondo, por la liberigo de ĉiuj mizeruloj suferantaj. Ĝi pereis, ĝi nur estis ekflamanta lumsigno, sed ĝi montris al ni la vojon por la estonto. La Komuno devas vivi en ni mem.

Marceau (7767).

Rim: La desegnaĵo estas speciale verkita por “S-ulo” de Pariza K-do.

La “Fundamento de Esperanto”¹) devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝo de la vojo de unueco. L. L. Zamenhof.

¹) Mendebla ĉe nia Administrejo.

MORTINTO DE LA HUNGARIA PROLETARO

K-do Eŭgeno Landler, unu el la gvidantoj de la revolucia laborista movado en Hungario, mortis la 25-an de febr. 1928 en Francio. Jam depost du jaroj li havis seriozan kormalsanon, kiu antaŭ kelkaj semajnoj instigis lin veturi Francion, por resaniĝi. Depost la renversiĝo de la Hungaria Proleta Diktaturo en 1919 li vivis kiel politika rifuĝinto en Vieno, kaj oni atendis de li ankoraŭ multe da sukcesa laboro en batalo kontraŭ la blanka Horthy-Bethlen-reĝimo. Li ĝuis grandan sim-

[BILDO p.2 | 40,26,65,51] Portreta foto de Eŭgeno Landler: maljuneca viro kun rondaj okulvitroj, kalva frunto, en malhela jako. Subskribo: «Eŭgeno Landler».

Eŭgeno Landler

pation kaj estimon ĉe la hungaraj proletoj, kiujn li jam antaŭ 20 jaroj kiel advokato defendis antaŭ la klas-juĝistaro. En la jaro 1904, dum la ĝenerala fervojista striko, li pruvis sian kapablecon kiel organizanto kaj gvidanto. Poste li dum longaj jaroj laboris inter la fervojistoj, kies gvidanto li fariĝis. Dum la mondmilito li organizis fortan kontraŭmilitan movadon kaj pro tio estis enkarcerigata.

Dum la reĝimo burĝ-demokrata de Karolyi (1918) li jam tre vigle agitadis por la revolucia laborista movado. Tiutempe li fariĝis la gvidanto de la maldekstra opozicio en la Hungara Socialdemokrata Partio, kies membro li estis depost 13 jaroj. Li sindoneme laboris, por krei la proletan diktaturon, kaj fariĝis post la efektiviĝo de la Proleta Potenco dum la unuaj monatoj popolkomisaro por internaj aferoj. Sed kiam en danĝero estis la potenco, li same kiel la aliaj revoluciaj gvidantoj veturis al la batalfronto kaj akiris kiel komandanto de la 3-a korpuso de l’ Hungaria Ruĝa Armeo venkon post venko kontraŭ la ĉeĥa imperialista armeo. Sur la norda batalfronto li dum kelkaj semajnoj per sia korpuso reakiris la plej grandajn urbojn okupitajn de la ĉeĥoj. Post la renverso de l’ diktaturo li en Vieno organizis kaj gvidis la mallegalajn movadojn en Hungario. Li per sia lasta plej eta energio, penso kaj laboro nur servis la proletan movadon.

Pri esperanto K-do Landler ĉiam tre forte interesiĝis. Li estis informita pri SAT kaj konvinkita pri la grava rolo de mondlingvo en la servo de la tutmonda Proletaro, kaj li petis min, traduki la pli gravajn artikolojn el niaj presorganoj. Kelkfoje mi pruvis al li la praktikajn servojn de nia lingvo, legante al li leterojn ricevitajn de diverslandaj proletoj.

Por la hungaria kaj por la tutmonda Proletaro lia morto signifas gravan perdon. 246.

★

Antaŭ la balotoj en Polio

Kiam la legantoj ekvidos tiun ĉi artikolon, ili jam havos per la ĉiutagaj ĵurnaloj la rezultojn pri la balotoj en Polio. Tiuj ĉi linioj skizas la febran staton en la lando antaŭ la balottagoj, la 4-an kaj 11-an de marto.

La faŝista registaro penas per ĉiuj rimedoj fondi sejmon (parlamenton), en kiu troviĝu ĝia plimulto, por ke la diktatoro Pilsudski povu plue regi sen la kontraŭstaro de l’ sejmo. Aliel li estus devigata, dispeli la parlamenton kaj regi sen ĝi. Sed “Avo” (dziadek — Pilsudski) volas ja trompi la Proletaron per la ŝajno, ke Polio estas demokrata lando!

Por gajni la voĉojn de la popolo, la registaro uzas ĉiujn leĝajn kaj malleĝajn rimedojn. Ĝi nuligis grandparte la listojn de la batalanta Laboristaro, de kamparanaro kaj eĉ de burĝaj alinacianoj (ne menciante la revoluciemajn fremdulojn).

Por la kelkaj veraj laboristaj listoj, kiuj — ho miraklo! — ne estas nuligitaj, oni nur rajtas voĉdoni, sed neniel agiti. Kunvenojn aranĝi estas nur permesate al partioj favoraj al la registaro. Aliaj kunvenoj estas dispelataj per la polico. Multe da junularo estas arestita nur pro gluado de afiŝoj aŭ pro pentrado de devizoj sur la muroj kiel: “Laboristoj, voĉdonu nur por ruĝuloj!”

La senmoraliĝo de la partioj, kiuj batalas inter si, estas netolerebla. Dum kunveno, kiu okazis en Opole, la “bund”anoj (judaj socialistoj) mortigis per tranĉiloj komunistan opoziciaton. En alia kunveno okazinta en malgranda urbeto apud Lwów, cionistoj mortigis maljunan ortodoksulon, ĉar li ofendis unu el iliaj anoj. Interbatiĝoj partiaj okazas tre ofte. Dume la registaro uzas por sia agitado proklamojn, broŝurojn, kunvenojn, ilustraĵojn, radion, kinematografon ktp. Kaj krome ĝi aplikas la plej kruelan teroron. Arestoj kaj

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 189

politikaj procesoj estas preskaŭ ĉiutagaj aferoj. En Lodz oni kondamnis antaŭ tri semajnoj kelkajn laboristojn je karcero po 3,2 kaj 1 jaroj, pro partopreno en manifestacio kontraŭ industriisto. Antaŭ du semajnoj 6 lernantinoj estis kondamnataj pro suspekto pri komunismo. Pasintan semajnon oni kondamnis kelkajn junulojn je karcero po 4,3 kaj 2 jaroj, pro la denunco de la “bund”ano Toporek en la gazeto “Lodzer Weker”.

La 23-an de februaro komenciĝis en Vilno granda proceso kontraŭ la malleĝa, blankrusia partio “Hromada”. Pli ol 50 personoj estas kulpigitaj, inter kiuj troviĝas 4 blankrusiaj eksdeputitoj.

Malgraŭ la persekutoj tamen la registaro ne sukcesos atingi sian celon. La malkontenteco inter la laboranta amaso kreskas kun la senlaboreco, kareco kaj persekuto de la libera penso. La voĉdonado al la urbkonsilantaroj antaŭ kelkaj monatoj jam atestis la kreskantan konsciiĝon de la Laboristaro. Kaj ankaŭ nun, antaŭ la balotoj al sejmo kaj senato, aŭdiĝas tra tuta Polio la fortega voko de la malsata, subpremata kaj indignanta Proletaro: For la faŝismon!

Lodzano, 10750.

LA SUPERREGADO DE L’ DOLARO

S-ro R. M. Kenna, eks-ministro por la financoj de Grand-Britio, lastatempe asertis, ke Usono fariĝis la superreganto de l’ mondo. Kaj tio okazas laŭ maniero multe pli reala ol tiu de la antikvaj superregadoj, starantaj sur milita bazo. Nun la Dolaro estras ĉiujn monajn valorojn en la mondo, eĉ la valoron de l’ oro.

“Hodiaŭ, kiel antaŭmilite, diris la financisto, la prezo de l’ oro en Usono estas fiksita, kaj ni emas pensi, ke la oro daŭrigas estri la valoron de l’ dolaro. Sed tio ne plu korespondas al la realo.

Se difinita kvanto da oro povas ĉiam esti ŝanĝata por difinita nombro da dolaroj, la valoro de la oro tamen dependas de la aĉetpovo de la dolaro, kaj tiu aĉetpovo siavice dependas de la usona nivelo de la prezoj.

Se la nivelo de la prezoj en Usono varius laŭ la cirkulado de la oro, la aĉetpovo de la dolaro dependus ankoraŭ, kiel antaŭe, de la valoro de la oro. Sed ni scias, ke tiel ne plu estas. La usona nivelo de la prezoj ne estas influata de la ora cirkulado, sed ĝi estas kontrolata aŭ reguligata per la politiko de la rezervaj bankoj, laŭ tio ĉu ili plivastigas aŭ malplivastigas la krediton. Rezultas el tio, ke en Usono ne plu estas la valoro de la oro, kiu determinas la valoron de la dolaro, sed male estas la valoro de la dolaro, kiu determinas la valoron de la oro…

… Kvankam la oro daŭrigas esti la nominala bazo de la plejmulto el la monoj, la vera kaŭzo de la ŝanĝoj en la monda nivelo ĝenerala de la prezoj estas la aĉetpovo de la dolaro. Tia konstato trudas al ni jenan konkludon: La dolaro, ne la oro, estas hodiaŭ la bazo de la monda mono…”

Kaj la aŭtoritata financisto konfesas kun komprenebla bedaŭro, ke li ne vidas nuntempe perspektivon pri eventuala ŝanĝo en tia stato.

Kion ni konkludu el tiu fakto? Ĉu ni ankaŭ voku al la batalo kontraŭ la usona imperialismo? Ne. Ni opinias, ke tiaj flamaj alvokoj estas absolute vanaj. La Ekonomio havas siajn severajn, nekontraŭstareblajn leĝojn. En la nuntempa stadio de la produktofortoj, la ekonomio povas esti nur tutmonda. Nacia, sendependa ekonomio estas arĥaikaĵo, kiu pli kaj pli tendencas malaperi.

Oni nur trompas la laboristojn per alvokoj al nacia liberiĝo. Ili ne atentu, ĉu nacia aŭ eksternacia kapitalo ekspluatas ilin; ili prefere streĉu ĉiujn siajn fortojn por unuiĝi super la detruendaj landlimoj. Nur tiele ili akiros la forton por postuli pli kaj pli bonajn labor- kaj vivkondiĉojn — atendante la tagon, kiam ili povas kapti la regadon en siajn manojn. Tiam ili ordigos la mondmastrumadon por la justa profito de ĉiuj laboruloj.

Unuvorte, la ekspluatata klaso devas lerni prikonsideri sian liberiĝon je sennacieca vidpunkto. E. L.

★

Notoj el Britio

En Londono funkcias depost 1922 la Laborista Vetur-Asocio (W. T. A.), kun la celo organizi kaj ebligi veturadon eksterlanden de laboristaj grupoj. En la unua jaro nur 700 anoj partoprenis, sed en 1927 la asocio aranĝis libertempajn vojaĝojn por 14 000 personoj. La asocio laŭ sia regularo ne gajnas profiton kaj esperas, per reciproka vizitado, helpi al ĉiulandaj laboristoj pli kaj pli interkompreniĝi. La apliko de esperanto nun estas diskutata en ĝia ĵurnalo, kaj ĝi certe povas konsili al ĉiu K-do, kiu intencas viziti Briton. La adreso estas: Transport House, Smith Sq., London S W. 1.

Supernacia Valizo. Unu proponita solvo de la krizo en brita kapitalismo estas tiu, ke britoj aĉetu nur britajn varojn. La registaro elspezas multe da mono en reklamado — kaj samtempe (mallogike kiel kutime) malaltigas la salajrojn de la britaj laboristoj, kiuj ne povas vojaĝi eksterlanden kiel la riĉuloj kaj estroj, kiuj predikas patriotismon en la aĉetado. Ĉiu industrio volas havi protekton kontraŭ fremdula konkuro per enportimpostoj kaj per markoj, kiuj indikas la fremdan devenon. La speciala oficiala komitato de la registaro ĵus devis diskuti pri jena internacie miksita varo: Laboro el 10 landoj troviĝas en tualetvalizo: La kadro estas farita el norvega ligno, vendita en Danio; la kartono venis el Nederlando; la leda kovrilo estas preparita en Londono; la silka interna kovrilo en Manĉestro; la spegulo venis el Belgio, la brosoj el Germanio, dentbroso el Japanio kaj ungobroso el Francio. La kombilo estas itala, kaj ĉeĥoslovakaj boteloj fiksiĝis en ujoj faritaj en Birmingham. La katalogo tamen diras pretendeme, ke la valizo estas farita en Anglio! 488.

★

La Dürer-jaro Nürnberg 1928

La 6-an de aprilo 1928 estos la 400-jara datreveno de l’ morto de unu el la plej grandaj artistoj de ĉiuj tempoj,

[BILDO p.3 | 63,51,88,72] Gravuraĵo: memportreto de Albrecht Dürer kun longaj buklaj haroj kaj barbo; supre maldekstre lia monogramo «AD», dekstre fone turo de urbo.

la pentristo Albrecht Dürer (Direr). La urbo Nürnberg festas lian memoron per serio de imponaj aranĝoj. Ĝi okazigos de aprilo ĝis septembro la “Dürer-jaron Nürnberg 1928”. La ĉefpunkto de la aranĝoj estos unika, ankoraŭ neniam prezentita ekspozicio de originalverkoj de Dürer. Tiu prezento estos kadrumita de granda ekspozicio de germana arto, plue de kolekto de elektitaj trezoroj el la riĉa kulturposedaĵo de la Nürnberga urb-arkivo kaj urba biblioteko. Krome estas projektitaj serioj de paroladoj, festprezentadoj en la urba teatro, popularaj prezentadoj sur publikaj placoj ktp.

— paĝo 4 —

190 — SENNACIULO

Mia vivo kaj buĝeto

Mi estas vilaĝa instruisto en blankrusa elementa lernejo, kiu troviĝas je 30 kilometroj de plej proksima urbo, je 10 kilometroj de poŝtejo, 7 kilometroj de kuracejo kaj vendejo. Mi montras la distancon, ĉar ĝi devigas min fari superfluan elspezon: lui veturilon. En la lernejo mi laboras 6 tagojn ĉiusemajne po 5 horoj. Mi havas 49 gelernantojn laŭ aĝo de 10 ĝis 15 jaroj kaj laŭ scioj — 2 grupoj (klasoj). Krom laboro en lernejo mi dediĉas ĉiutage preskaŭ 2 horojn por korektado de kajeroj, antaŭpreparado kaj lernejestraj laboroj. Dum la jaro mi havas, kiel ĉiu instruisto soveta, dumonatan someran forpermeson. Fakte mi havas ĉiam somere pli multe da libertagoj, ĉar, ekzemple, lastjare mi komencis la instruadon je 1-a de oktobro kaj finis ĝin la 24-an de majo, kun 10-taga vintra interrompo. Pro mia laboro mi ricevas, kiel salajro, monate 38 rublojn, loĝejon kun hejtaĵo kaj lumo (petrolo).

[BILDO p.4 | 11,19,28,35] Portreta foto de la aŭtoro: viro kun densa hararo, lipharoj kaj kojnobarbo.

Mia loĝejo konsistas el 1 ĉambro kaj kuirejo. La domo iam apartenis al pastraĉaro, kun pajla tegmento, 5 malgrandaj fenestroj kaj 2 en kuirejo. Ĉar mi havas edzinon kaj 2 filetojn, mi neniel povas vivi per tiel malalta salajro. Tial mia edzino estas devigita ankaŭ labori. Ŝi estas instruistino en la sama lernejo, kie mi laboras kaj ricevas 37 rublojn monate.

Por varti la infanojn, dum ni laboras, ni havas hejmlaboristinon, kiu krom manĝado ricevas 6 rublojn monate. Enspezoj niaj nur estas niaj salajroj — 75 rubloj kaj lastjare monhelpo de asekuro, kiun ricevis mia edzino, kiam ŝi naskis — 16,20 rubloj, kaj post tio dum 9 monatoj ŝi daŭrigas ricevadi po 2,65 rubloj monate por nutrado de la infaneto.

Jen kiel aspektus nia buĝeto, se ni farus jaran bilancon:

Enspezoj: Rubloj:
1. Mia salajro 456,—
2. Salajro de edzino 444,—
3. Monhelpo de asekuro 40,05
Sume: 940,05
Elspezoj: Rubloj: %
1. Dommastrumado 600,— 63,9
2. Vestaĵoj, ŝuoj ktp. 100,— 10,7
3. Hejmlaboristino 72,— 7,7
4. Veturado 30,— 3,3
5. Kuracado 10,— 1,1
6. Lavaĵo 11,50 1,3
7. Gazetoj, libroj 12,— 1,35
8. Sindikato, kaso de reciproka helpo 31,56 3,5
9. Esperanto (SAT k. ĉ. eld.) 17,50 2,0
10. Sociaj organizoj (IRH) 2,93 0,3
11. Radio, permesiloj k. c. 10,— 1,1
12. Helpo al parencoj 10,56 1,2
13. Diversaĵoj 12,— 1,35
14. Kaso por ŝparado 20,— 1,2
Sume: 940,05 100,0

Enmeti iom da monrimedoj por ni estas necese, ĉar havante tiajn malgrandajn enspezojn, ni devas fari provizeton, por korekti nesingardan paŝon en elspezoj kaj por havi malgrandan monhelpon, se mia edzino estos devigata lasi instruadon pro la infanoj.

Certe per tiaj malgrandaj rimedoj ni ne ŝparos por nia maljuneco aŭ por “nigraj tagoj”, sed tio ja ne estas urĝe necesa, ĉar kvankam mi neniom pagas al specialaj institutoj, al ni, kiel al instruistoj, post 25 jaroj de laboro oni donos pension.

Estas tute klare, ke ni estas tre malriĉaj, kiam du salajroj — mia kaj tiu de mia edzino, donas nur vivon sen ia komforto. Se ni ne antaŭvidus ian plibonigon, se ni ne sentus ĉiujaran sanigadon de nia buĝeto¹), se ni ne vidus ĉiam pligrandiĝantan atenton al ni, se en niaj oreloj ne sonus la vortoj de nia gvidinto Lenin, kiu diris, ke soveta instruisto staros je tia alteco, je kia li neniam staris kaj staros en burĝaj landoj, ni eble malesperus. Sed 2—3 jarojn malantaŭen ni havis buĝeton duoble malaltan. Nur antaŭenrigardado, nur ĉiama kontakto kun vilaĝaj masoj, kiuj vivas ankoraŭ pli malriĉe, nur ĉiumonata evoluo de soveta mastrumado donas al ni viglecon en nia laboro. Ja de nia laboro, de lernejoj dependas parte bonstato de la laboruloj kaj sekve bonstato de ni mem.

SAT-ano (6351).

¹) Komencante de oktobro nia salajro ankoraŭ pligrandiĝos, sed mi ankoraŭ ne ĝuste scias, kia ĝi estos.

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

(Daŭrigo deksepa)

La Romanaj regantoj bezonis tian mistikon por firmigi sian potencon. La atingita unueco ja ne sin bazis sur la reala intereso de ĉiuj regatoj. Ekzistis klasoj. Kaj la tuta politiko de Romo sin apogis nur sur la aristokrata klaso. En ĉiuj konkeritaj landoj la demokrataj tendencoj estis severe subpremataj. La patriotisma religio estis do, kiel nuntempe, nepre necesa por trompi la ekspluatatan klason. Jam tiutempe aŭdiĝis akraj voĉoj, kiuj senmaskigis la trompon:

“La sovaĝaj bestoj posedas almenaŭ kuŝejon, dum tiuj, kiuj mortas pro la defendo de Italio ne havas alian bienon ol la aeron, kiun ili spiras. Sen tegmento por sin ŝirmi, ili vagas kun siaj edzinoj kaj infanoj. La generaloj trompe parolas, kiam ili instigas vin al batalo por defendo de viaj temploj, de viaj dioj, de la tomboj de viaj patroj. El tiom da Romanoj, ĉu estas unu, kiu havas sian hejman altaron kaj sian familian tombon? Vi batalas kaj mortas por krei la riĉegaĵon kaj lukson de aliuloj. Oni nomas vin mastroj de l’ mondo, kaj vi ne posedas eĉ terbulon³¹).”

Unu el la plej efikaj kaŭzoj de malekvilibro en la granda politika konstruo, kia estis la Romana Imperio, certe estis la ekzisto de klasoj inter si batalantaj. La ĉefaj kaŭzoj de disfalo kuŝis en la limoj mem de la Imperio. Dum tuta jarcento militoj okazis inter la pretendantoj al la imperia estreco. Kaj estas notinde, ke en tiuj militoj partoprenis pli grandaj kontingentoj ol en la militoj kontraŭ la Barbaroj. La Imperio sin mortigis mem; ĝia interna malfortiĝo antaŭis tiun de ĝiaj limoj, ĝi pereis precipe de siaj propraj vundoj kaj ne de eksteraj atakoj. Ne povis aliel okazi, ĉar ĝi reprezentis la plej grandan potencon en la mondo.

Oni ankaŭ ne devas forgesi, ke la submetiĝo de kelkaj popoloj estis nur ŝajna; la kredo, ke Romo estis nevenkebla, kaŭzis tiun submetiĝon. Kiam, kaŭze de interna malordo, foriĝis tiu kredo, indiĝenaj ĉefoj ribelis. Tiam, anstataŭ celi fariĝi imperiestroj, ili nur batalis por esti reĝoj en iu provinco.

La kultura unueco estis ankaŭ sufiĉe supraĵa. Ne ĉiuj regatoj, sed nur la aristokrataro bone scipovis la latinan lingvon. En la provincoj oni parolis la tiean dialekton³²). Unuvorte, malestis la firmaj kondiĉoj necesaj por ĉiamigi politikan unuecon.

Sed, konsidere la tiutempajn kondiĉojn kaj cirkonstancojn, kiam ne ekzistis fervojoj, vaporŝipoj, presmaŝinoj kaj aliaj kulturiloj, oni ne povas ne admiri la grandiozan entreprenon de la antikvuloj. La Romana Imperio estas mirinda ekzemplo je volo, energio, lerteco kaj organizkapablo. Ĝia influo efikas ankoraŭ nuntempe en la jura kaj politika kampoj. Kio cetere estas bedaŭrinda, ĉar tio signifas influon de aristokrata koncepto pri rilatoj inter la homoj.

La ekzisto kaj malapero de tiu granda politika unuo trudas al ni jenajn konsiderojn:

Plej potenca politika konstruo, kiu sin bazas sur la ekspluatado de unu klaso kontraŭ alian estas ĉiam minacata je disfalo. E. Lanty.

(Pluo sekvos.)

³¹) Tiberio Grakĥo (m. 133 a. K.), citita de Plutarko.

³²) La imperiestro Septimo-Severo naskiĝis en Tripolitanio. Kiam lia fratino venis al Romo por lin viziti, li estis tre hontigata pro tio, ke ŝi ne scipovis paroli latine.

— paĝo 5 —

SENNACIULO 191

SENNACIULA STUDENTA PAĜO

SUB LA KONTROLO DE STUDENTA FAKO, ORGANIZITA ĈE JUNULARA SEKCIO DE SAT Redakcia adreso: Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio), D. Snejko.

Denove alvoko!

Eĉ guto malgranda konstante frapante . . . L. Zamenhof.

Redaktejon alvenas leteroj, en kiuj K-doj skribas pri sia kontento je “SSP”, sed bedaŭrindege malfeliĉa estas redaktoro, ĉar tiujn leterojn li ne povas utiligi por “SSP”. Ni ja ne bezonas leterojn, esprimantajn kontenton, sed vi montru vian kontenton ekspedante artikolon al la redaktoro por nia paĝo. Same ni estas devigataj mallaŭdi Sovetian SAT-studentaron, kiu preskaŭ tute ne partoprenas en la laboro por nia “SSP” kaj nia Sekcio. Tamen oni volonte postulas de ni aperigon de korespond-anoncoj en nia paĝo.

Necesas pli aktive labori por SAT-studentsekcio, por “SSP”. Ni ĝis nun ne unu respondon ricevis al niaj petoj en antaŭaj niaj paĝoj pri “Semajno el studenta vivo” kaj pri buĝeto de studento. Malmulte da leteroj alvenis al nia “interŝanĝejo”.

Do, sufiĉas! Por sekvonta “SSP” — ni atendas respondon de ĉiuj studentoj, kiuj ajn tralegos ĉi tiun alvokon. “Eĉ guto malgranda, konstante — —”. Leviĝos dormantoj ĝis nun . . . D. S.

Studentaro je la servo de kapitalismo

Tiun ĉi leteron sendis al nia redaktejo ne esperantisto kaj ne SAT-ano (li certe SAT-aniĝos baldaŭ) — Leipzig-a studento. Hontu, SAT-studentoj! Red.

En marto 1928 finiĝos la tempo, kiam tarifa kontrakto de karbministoj en Supra Silezio ne plu validos. Tial, ke dum la pasinta jaro la reala salajro en Germanio tre malaltiĝis pro plialtigo de loĝeja prezo kaj impostoj sur pano kaj aliaj vivnecesaĵoj — estas atendata la batalo por plialtigi la salajron de karbministoj.

Kaj jam nun la minejposedantoj zorgas, por ke iliaj minejoj ne restu sen laboristoj. Ili jam nun interrilatas kun Studentaj Laboroficejoj kaj varbas studentojn por laborigi en minejoj dum marto kaj aprilo. En tiu tempo okazas libertempo en germanaj superaj lernejoj. Simila fakto estiĝis antaŭ nelonge en Dresdeno, kie strikis la fervojistoj. En tiuj okazoj la kapitalistoj jam ne turnas sin al la “TENO” (Technische Nothilfe = Teknika rezerva helpo), ĉar por uzi la servojn de tiu strikrompa organizo necesas speciala permeso de ministerio, kaj krom tio la interrilatoj kun tiu organizo povas nur pliakrigi la batalon. Do, vi povas imagi, kiel rilatas la laboristoj al tiu ĉi studentaro, kiu nur defendas la kapitalistojn. V. S-e.

Ne forgesu sendi artikolon por sekvonta “SSP”-Paĝo!

Studentaro en Ukrainio

Nur en 1921, post la definita venko ĉe la militfronto, Sovet-Ukrainio povis sufiĉe priatenti la proletarigon de l’ supera lernejo. La sistemo de akcepto laŭ delegoj de laborulaj organizoj kaj la fondo de laboristaj fakultatoj komencis ĉi-tiun malfacilan procedon, kiu nun donis sukcesajn rezultojn. La proleta studentaro ricevas de la ŝtato konsiderindan helpon, kiu kreskas laŭ grado de la ekonomiaj progresoj: en 1922—23 estis distribuitaj 7150 stipendioj po 12 var-rubloj, en 1926—27 — 22 600 st. po 21 r. Nun 33% el la tuta studentaro ricevas stipendiojn, kaj la nombro da stipendiuloj samkiel la grando de l’ stipendioj plue kreskos. La mizero, nesufiĉa instruitec-bazo, troŝarĝiteco per socia laboro ktp. grave malhelpas la studojn por la proletjunularo, sed la konscio pri neceso, konkiri la superan kvalifikon, helpas venki la barojn, kaj nun la nivelo de l’ ĝenerala kulturo kaj de specialaj konoj proksimiĝas al la normo. Estas notinde, ke la proleta studentaro ne rompas la ligojn kun sia klaso: en la lernejo mem ĝi estas organizita laŭ sindikataj (sindikataj kaj intersindikataj studentaj komitatoj anstataŭigis la malnovajn ĝeneralajn studentar-komitatojn) kaj aktive partoprenas en la vivo de la lastaj, samtempe preparante sin por la socialisma konstruado. M. Zajdenberg.

TRA STUDENTIO

1 574 500 rubloj por studenta komunloĝejo

En lernjaro 1928/29 estos necese doni loĝejon por 1340 novaj studentoj. Por kontentigi ĉiujn novajn studentojn, necesos konstrui novan komunloĝejon. Popolkomisariaro de Edukado decidis konstrui en proksima lernjaro komunloĝejon por 1340 studentoj. Tiu ejo kostas 1 574 500 rublojn (2 rubl. = 1 dolaro). Oni jam komencis preparadon de konstru-materialo.

Nova ĵurnalo

En Germanio aperis nova studenta ĵurnalo “Student im Klassenkampf” (studento en klasbatalo), organo de komunistaj studentaj grupoj de Germanio.

El nia SSP

represis artikolon “Komunistaj Universitatoj”: “Pravda”-Plzen (Ĉeĥosl.), “L’effort”-Lyon (Francio), “Mladejka duma”-Bulgario; represis artikolon “Studentaro en Bulg.” kaj “Jugosl. Studentaro” la centra stud. organo de USSR “Ruĝa Studento”. Krom tio kelkaj murgazetoj uzis nian materialon en Sovetiaj universitatoj. Ne forgesu havigi ekzempleron de gazeto al nia redaktejo.

Studentoj en la klasbatalo

Trafoliumante paĝojn pri revolucia historio en diversaj landoj kaj epokoj, ni trovas inter la plej entuziasmaj kaj sinoferemaj batalantoj por la liberiga movado ĉiam la studentaron. Hodiaŭ bedaŭrinde tiu honora tradicio de studentoj en multaj landoj estas malhonorigita; precipe en la landoj de burĝa demokratioj — Anglio, Aŭstrio, Francio, Germanio, Usono — ni trovas hodiaŭ la plej grandan parton de l’ studentaro en la vicoj de la ekstreme naciistaj partioj kaj en la organizoj de strikrompado kaj faŝismo. Tamen pluvivas ankoraŭ nuntempe tiu honora revolucia tradicio de l’ studentaro (kiu fondiĝis sur la barikadoj — 1848 en Germanio kaj Aŭstrio, 1905 en Rusio); ĝi elmontriĝas en la landoj balkanaj, en la “randŝtatoj” de l’ Baltikumo, kaj en aliaj pli malpli per la blanka teroro regataj landoj, ne laste en Ĉinio, kie la revolucia rolo de la studentoj pli ol unu fojon evidentiĝis.

Antaŭ ni kuŝas ampleksa dokumento — tro granda, por trovi publikigon en “S-ulo” —, kiu atestas pri aktiva rolo de studentoj en la lastaj liberigaj bataloj de litova popolo kontraŭ ĝia diktatoro Voldemaras (dum sept. 1927 en Taŭroggen). Tuta aro da studentoj post la malsukcesa ribelo estis arestata kaj sidas en la malliberejoj de Kaŭnas, dum kelkiuj sukcesis forkuri al pola teritorio, de kie la studento P. Ancevicius direktas socialistan gazeton “Antaŭen”, kies eldono estas malpermesata en la “patrio”.

Tiel la studentoj fariĝas, kiel intelekte superaj al la cetera laborularo, ofte plej ardaj pioniroj en la liberiga batalo de l’ laborista klaso. N. B.

STUDENTA SERVO

Komisiono por interrilatoj kun aliurbaj kaj alilandaj universitatoj ĉe Saratova Veterinara Instituto serĉas interrilatojn kun samfakaj studentoj. Skribu: Saratov (Sovetio), Ispolbjuro Veterinarnogo Instituta.

Al Studenta ĵurnalo “Krasnoje Studenĉestrio” (Moskvo, ul. Gercena 10) sendu materialojn kaj fotojn por uzi ilin en la ĵurnalo.

Interŝanĝado per medicinaj ĵurnaloj okazas per red. de SSP. Medicinstudentoj, sendu vialandajn ĵurnalojn kaj libretojn kaj skribu viajn dezirojn pri rekompenca ricevo.

NIA POSTO

Toulouse-aj SAT-anoj. Ĝis nun via respondo ne venis. Vi eĉ skribis al ni nenion pri Francia Konferenco Universitata (neŭtrala), kiu okazis en via urbo. Kial do?

357. — Ni atendas de vi jam longe vian materialon por nia paĝo. Ĉion senditan ni uzis. Dankon!

9543. Uŝakova. — Ni atendas vian artikolon responde al enketo pri medicina edukado. Nepre!

6725. — Ni atendas promesitan detalan artikolon pri konata al vi temo.

Ch. Despeyroux k. Rinkvan Ling — anoncu sin ĉe sekretariejo de nia sekcio.

3905. — Ni atendas respondon. Red.

Se estas por vi malfacile verki artikolon, sendu al redaktejo de nia “SSP” vian nacilingvan studentan ĵurnalon aŭ eltranĉu el gazetoj artikolojn pri studenta vivo. K-doj el Blankaj landoj materialon por “SSP” sendu al nia Berlina adreso (K-do Muravkin). Red.

— paĝo 6 —

192 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

LETERO DE MAKSIM GORKIJ AL BLANKRUSIAJ ESPERANTISTOJ

Okaze de 35-jara jubileo de verkistliteratura laboro de Maksim Gorkij Blankrusia SEU-organizo elektis lin kiel honoran membron de sia organizo. Responde al sendita membrokarto kaj letero li sendis tiun ĉi leteron:

Estimataj K-doj!

La deziro krei lingvon komunan por ĉiuj homoj estis unu el tiuj tro bravaj ĝis frenezo — deziroj, kiuj ĉiam servis, nun servas kaj ĉiam servos al la afero de organizo de l’ mondo laŭ la volo de l’ homo kaj por senlima disvolvo de homaj kapablecoj.

Ne disputebla estas la fakto, ke, parolante per unu lingvo, la laborula homaro sufiĉe pli rapide komprenus la unuecon de siaj klas-interesoj.

Kontraŭ esperanto argumentas: ĝi estas artefarita lingvo, kaj lingvojn oni ne kreas arte. Mi ne scias, kiel oni kreis la lingvojn tiam, kiam la homo eksentis necesecon paroli; teorioj pri la deveno de parolo ŝajnas al mi ne tre kontentige klarigi ĉi tiun procezon. Al mi ŝajnas, ke ni, homoj, havas rajton diri: ĉio, kion ni nomas “kulturo”, ĉia “dua naturo”, kiu estas kreata per niaj scienco, tekniko, arto, vorto, — ĉio, kio forkondukas nin de bestoj — ĉio tio estas artefarita. Te-kulero — estas artefarita objekto same kiel tranĉilo, botoj, ĉaro, boato, aŭto, vaporŝipo, libro, muziko, bildo.

Al homo — kiel al besto — estas nature, sorbi aŭ trinki per plena mano, vagadi nuda, murmuregi, sed estas tute ne nature, elpensi Prometeon, Faŭston, Don-Kihoton.

Ni vivas en la domoj, urboj, inter objektoj faritaj per la forto de nia racio kaj imago, nia volo por ke nia vivo estu pli facila kaj agrabla. Se la homoj konscias la necesecon paroli per unu lingvo — tio ankaŭ estas plenumota. Ĉio sur la tero estas kreata per streĉo de nia volo, de nia imago, de nia racio. Homo devas sugestii al si mem: mi ĉion povas.

Ne necesas timi iujn kuraĝojn kaj frenezojn dum la kreado kaj laboro.

La plej granda kaj la plej valora el ĉio farita de homoj estas — scienco, arto, tekniko. Kaj unua, kaj dua, kaj tria — estas tute frenezaj.

Mia saluto A. Peŝkov.

Sorrento, Italio, 6. febr. 1928.

Komunikite de D. Snejko.

EL LA REDAKTEJO

Okaze de la memorinda 18-a marto (Pariza Komuno) kaj samdata 5-jara jubileo de Internacia Ruĝa Helpo en Sovetio nin alflugis i. a. saluto de la “aktivularo” inter la “Junaj Amikoj de MOPR” (infanoj) en Ivanovo-Voznesensk al malliberaj revoluciuloj, kune kun bildo de l’ grupo. Jes, karaj “junaj amikoj”, se vi ĉiuj estus lernantoj de nia lingvo, eble legantoj de “La Lernanto” kaj “Petro”, kaj multaj el viaj pliaĝaj K-doj junlaboristoj, abonantoj al “S-ulo” — ni povus meti vian foton, ĉar pli ampleksa tiam estus nia gazeto. Sed dum ni ankoraŭ nombras la progresojn de “S-ulo” laŭ dekoj da abonantoj, kaj ne laŭ centoj kaj miloj, — ni devas resti modestaj kaj paciencaj. Kaj niaj fervoraj propagandistoj en Iv.-Voznes. zorgu per sia senlaceco, ke ni povu plenumi iam la deziron de l’ etuloj.

K-do 246 ne komprenas, kial ni aperigas materialon de li senditan nur post 4—10 semajnoj. Sed li ne forgesu, ke ni ne disponas ĉiutagan ĵurnalon, kiu sendube rapidigus la enpresojn, kaj ke krome en la plej multaj okazoj la materialo por semajna gazeto pli longe konservas sian aktualecon. Raportoj de ĉiutagaj gazetservoj ja ne utilas al ni.

Ni dankas al tiuj K-doj, kiuj sendis al ni bone legeblajn, zorge skribitajn (eĉ kelkfoje maŝinskribitajn) artikolojn. Ni esperas, ke multaj aliaj sekvos, komprenantaj, ke ili multe subtenas nin tiele en nia laboro. N. B.

8-a Kongreso de SAT en Göteborg (Svedio)

(14—19. aŭgusto 1928)

Ĉion, kio rilatas al la kongreso adresu al: Einar Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.

6-a Komuniko

[BILDO p.6 | 41,49,61,60] Kongresmarko: surskribo «ESPERANTO», kvinpinta stelo kun «SAT» super silueto de urbo kun turoj; malsupre «VIII. MONDKONGRESO GÖTEBORG, SVEDIO 14—19 Aŭg. 1928».

Kongresmarko farita laŭ desegnaĵo de K-do Gunnar Torstensson.

Kongresmarko en du koloroj. Mendu ĉe Kongresa Komitato la belajn kongresmarkojn. 100 markoj kostas 1 germ. markon aŭ ekvivalenton en alilanda mono. Pagon oni povas sendi per nacia bankbileto aŭ respondkuponoj. Ĉiu mendanto ricevas poste la grandan kongres-gazeton en sveda k. esp. lingvoj.

Granda Kongresafiŝo trikolora estas preta. Ĉiuj K-doj, kiuj volas afiŝi en kunvenoj, oficialaj domoj, vojaĝoficejoj, petu afiŝojn ĉe Kongr. Komitato. Ni sendos ilin senpage.

Kostoj de l’ restado en Göteborg

Loĝejo. La Kongr. Komitato esperis, ke ĝi havos okazon doni al ĉiuj senpagan loĝejon, privatan aŭ komunan. Ni ja ne ankoraŭ scias, kiel ni sukcesos ekonomie organizi la tuton, tial ni devas fiksi iun prezon. Multaj certe povos loĝi private ĉe esperantistoj aŭ ĉe profesikolegoj se ili skribos pri tio sian deziron ĝustatempe, ke ni havu sufiĉe da tempo por la aranĝoj. En komunaj loĝejoj ni decidis fiksi prezon je ½-a sveda krono — ĉirkaŭe 0.60 germ. marko — po nokto. Kalkulu mem laŭ via mono. La plikostojn la K. K. prizorgos. Por K-doj el tre malbonvalutaj landoj, ekzemple Francio, Estonio, Polio, Latvio ktp. ni provos fari specialajn aranĝojn, se ili esprimas tian deziron.

Kelkaj K-doj preferus hotelon. Bona hotelĉambro kostas ĉ. 4 ĝis 5 m. g. por unu persono, 6 ĝis 7 por du personoj. Sed ankaŭ ni eble sukcesos havigi hotelĉambrojn por 2½ mk. por unu persono, 4½ mk. por du, 6 mk. por tri. Sed precizaj prezoj tiurilate estas tre malfacile fikseblaj.

Manĝado. Ni interkonsentis kun kelkaj restoracioj. Prezoj: Matenmanĝo aŭ vespermanĝo 1 g. m. ĝis 1.40. Tagmanĝo 1.25 ĝis 1.75 por relative bona manĝo. Unu kafejo donas ekzemple por 1 kr. sveda — 1.15 g. m. — kaĉon, lakton, 5—6 buterpanojn, 2 ovojn kaj kafon. Kompreneble la prezoj estas tre diferencaj. Oni povas havi pli- k. malplikoste ol ni notis.

Radio kaj Esperanto

La statistika oficejo de l’ “Internacia Radio-Asocio” publikigas la statistikon de tiuj radiostacioj, kiuj ĝis mezo de novembro 1927 prezentis esp-aĵojn. Nove aliĝis depost marto 1927 jenaj stacioj: Freiburg i. B., Sanhajo, Krakovo, Odessa, Bratislava, Brno (Brünn), Leamington, Pori (Finnl.), Bordeaux, Eskilstuna, Karlstad, Dancig, Kallundborg (Danio), Bergen, Huizen (Ned.), Brisbane, Adelaide, Wellington (du stacioj). Per tio la nombro de l’ stacioj, kiuj ĝis nun sendis en aŭ pri esp., kreskis ĝis 149, kiuj dividiĝas je 32 ŝtatoj. En Azio estas

— paĝo 7 —

SENNACIULO 193

tri ŝtatoj kun 10 stacioj, en Aŭstralio 2 ŝtatoj kun 10 stacioj, en Ameriko 5 ŝtatoj kun 26 stacioj, en Eŭropo 23 ŝtatoj kun 103 stacioj (Sovetio dividiĝas je du kontinentoj).

Notu kaj utiligu: La radiostacio Komintern en Moskvo disaŭdigas en esperanto ĉiudimanĉe je 9-a h., lunde je 23.30 h. k. sabate je 23.30 h. (MET).

Informu pri aŭdebleco al: Moskvo, Poŝtkesto N. 701, Centra Oficejo de Ligilo ĉe SEU.

Ĉu nova blufo, ĉu nova intrigo . . .

El Nederlando k. Germanio oni informis nin, ke idistoj faros en ido — ne pri ido — paroladojn pri Sovetio ĉe la Radiostacio Komintern.

Kiel ili povis atingi tion, ni ne scias. Ni tre miras, ke niaj Moskvaj K-doj ne informis nin pri tio. Ĉu ni staras antaŭ nova blufo, nova intrigo de la fuŝistoj de la mondlingva movado? Kiam la idista movado skisme tute disfalas, la nova intrigo de kelkaj idistoj povas celi nur subfosi nian movadon, sen ia espero de ilia flanko atingi ion pozitivan. Por helpi al la K-doj en ilia eventuala batalo kontraŭ idistoj, ni publikigas ĉisupre statistikon pri uzo de esp. ĉe Radiostacioj.

ESPERANTO-SERVO DE SAT

Kvankam dum nur unujara ekzisto niaj laboroj bone progresis, ili ne tute povas kontentigi nin. Rilate al utiligo de nia materialo ni tre kontentas, sed des pli ni malkontentas, ĉar ankoraŭ ne trafas la centrejon sufiĉe da interesaj kaj valoraj raportoj individuaj; pleje ni ricevas nur tradukojn. Esperanto-Servo ne estas gazeto, sed peresp-a aparato, kiu liveru al la specialaj gazetservantoj en ĉiuj regionoj raportojn originale verkitajn, t. e. raportoj pri iuj okazintaĵoj, viv-cirkonstancoj, laborkondiĉoj ktp. de unuopaj laboristgrupoj, en laborejoj, kemiaj inventoj (eltrovaĵoj )ktp. Ĉiuj Gek-doj do kunhelpu, kompletigi tiurilate nian aparaton. Speciale mankas raportoj el regionoj malproksimaj de Eŭropo. Same ankaŭ mankas ankoraŭ reprezentantoj en tiuj landoj resp. regionoj. Kelkaj Gek-doj el tie rifuzas plu ricevi la materialon, ĉar mankas laborista gazetaro, aŭ se ekzistas tia gazeto, ĝi ne povas utiligi, ĉar ĝi nur aperas kelkpaĝe kun la plej freŝaj kaj plej aktualaj raportoj. Ĉion tion ni bone komprenas, sed almenaŭ raportoj el tiuj regionoj estas ofte tre utilaj al nia servo. Do, nepre tieaj K-doj sendu al ni raportojn, ĉar per tio vi helpas samtempe la progreson de nia movado en la pli progresintaj landoj eŭropaj.

Centrejo de Esp.-Servo, Gerberstr. 24, Leipzig C 1, (Germanio).

AVERTO

La SAT-anoj el Breslau (Germ.) dum febr. gastigis iun “K-don” Ghinroff, kiu sin ŝajnigis bulgara politika rifuĝinto k. asertis travojaĝi venante de Italio k. Suda Francio, al Polio k. Sovetio. Li posedis nek membrokarton nek Jarlibron, sed mensoge citis SAT-matrikulon de K-do el Marseille! Bonkrede la K-doj el Br. havigis al li manĝojn, tranoktejon k. eĉ monon. Ni avertas niajn K-dojn kontraŭ tiu persono, profitanta de SAT en malhonesta maniero, kaj ni tiuokaze denove atentigas ilin, ke neniu donu facilanime fidon al tiaj profitemuloj. Nepre ĉiam postulu legitimiĝon per la membrokarto kun la marko de l’ kuranta jaro! Niaj K-doj, kiuj havas ordigitan membrokarton, pro demandoj pri ĝi dum vojaĝo ktp., ne sentu sin ofendataj.

Al la fervojistaj SAT-anoj!

Post la unua fervojista fakkunsido dum la Lyon-a SAT-Kongreso mi ricevis la taskon, kolekti adresojn kaj interrilati kun la K-doj, kiuj deziras informojn. Kiel fundamenta tasko necesas, ke ĉie ekzistu ĉefgvidantoj de l’ Fako perantoj. Tiuj adresoj estonte aperu en la Jarlibro sur aparta paĝo. Dum la venonta Kongreso ni fiksu programon, laboron de nia Fako, priparolu rilatojn kun poŝtistoj kaj tramistoj por eventuala interligo ktp. Dume la perantoj zorgu pri interŝanĝo de raportoj pri salajro, labortempo ktp., ĝis la sindikatoj oficiale akceptos esperanton.

Ĉar la ĝisnuna sukceso post la alvoko ne estis granda, mi denove petas K-dojn, sendi adresojn, por kolekti ilin ĝis la fakkunsido en Göteborg. K-doj, kiuj ne povos ĉeesti la Kongreson, sendu direktivojn aŭ komisiu iun ajn kongresonton.

Max Häckel, 1162, Leipzig S 3, Altenburger Str. 18.

Kiel korespondu sovetianoj al Hispanio

K-do 11 229 sciigas nin, ke la cenzuro haltigis la leterojn al li senditajn de Sovetio. Li proponas, ke la sovetiaj K-doj serĉu perantojn ekster Sovetio, kiuj komuniku la leterojn de Hispanio al Sovetio kaj inverse. Por la leteroj el Sovetio la peranto nepre bezonas novan koverton, por ke ili povu eniri Hispanion. (La poŝtm. kompreneble devas pagi al la peranto ambaŭ korespondantoj). — Tiuokaze la sama K-do, estante la sola SAT-ano en urbo Valencia, petas, ke oni por lia kuraĝe entreprenita kurso kun 50 lern. alsendu propagandan materialon al adr.: Sociedad Vegetariana Naturista, str. Tapineria 3, 3º, Valencia, Hisp. — K-doj, atentu lian peton!

Korespondemuloj!

Tasko de ĉiuj proletaj esp-istoj, unuavice de SAT-anoj, estas, praktike utiligi nian tutmondan unuec-lingvon en intereso de la ĝenerala laboristmovado kaj de specialaj organizoj. Sed ne utilas, eĉ malhelpas, se vi opinias plej trafe, sendi petojn pro perado de salutaĵoj, serĉado de korespondemaj organizoj, perado de materialo kaj korespondaĵoj ktp. al la centrejo de Esperanto-Servo. En la centrejo nur laboras unu K-do, kaj nur post sia panakira laboro, do plej ofte nur dumnokte. Esperanto-Servo havas sufiĉe gravan taskon, do vi malhelpas bonan funkcion de tiu aparato, se vi ne provas interligiĝi kun alilandaj organizoj pere de alia vojo. Ebloj estas multaj, ja eĉ en “S-ulo” estas speciala rubriko. Do bonvolu konsideri la peton kaj evitu troŝarĝon al centrejo de Esperanto-Servo.

Protesto

Ĉar en “Esperanto-Junularo” kaj aliaj esp. gazetoj aperis sciigoj, ke mi estas ĉefdelegito de “Interniaro” por Kiev, mi deklaras, ke mi havas neniajn ideologiajn interligojn kun la nomita organizo, k. oni nomis min delegito sen mia scio k. konsento.

D. Viktorov-Ĉehoviĉ, 5627.

Komunistaj esperantistoj

Senprokraste sendu vian adreson al: K-do Walter Kampfrad, Gerberstr. 42, Leipzig C 1 (Germanio). Laŭeble aldonu legitimacion pri via partianeco, kiun vi certe ricevos de vialoka partiestraro. Eventualajn petojn koncize citu en la sama skribaĵo.

Internacia Ligo de Liberpensuloj

Pro la sintenado de unu reprezentanto, kiu ne sendis la kolektitajn kotizojn k. pro la malbona alfluo de mono lastjare, mi estas devigata ne plu aperigi la gazeton “Liberpensulo” k. ankaŭ likvidas la organizon. Mi petas la iamajn membrojn, ke ili subtenu min ĉe la forigo de la presŝuldoj. Kiuj deziras informojn liberpensajn de mi, bonvolu enmeti respondkuponojn aŭ poŝtmarkojn. Malnovaj n-oj de “Liberpensulo” ankoraŭ estas haveblaj senpage. Pri sukcesoj de esp. en ateistaj rondoj estos informata estonte en “S-ulo”.

Kurt Hubricht, Mariannenstr. 22, I, Leipzig (Germ.). Poŝtĉek-konto 43 808.

Liberpensuloj, laboru en la kadro de SAT! Starigu fakon!

[BILDO p.7 | 61,73,91,82] Desegnaĵo de malfermita libro kaj skribplumo, kaplinio de la rubriko «Recenzejo».

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Tra Aŭstrio. Ilustrita prospekto, eldonita de l’ Aŭstria Ministerio por komerco k. trafiko en Wien. Havebla senpage ĉe: Oesterreichisches Verkehrsbureau, Wien I, Friedrichstrasse 1.

Za vsjeobŝĉym jazykom, tri vjeka iskantij, de E. Drezen. Ŝtata Eldonejo, Moskvo 1928, 265 pĝ.

Ne plu estas haveblaj libroj pri historio de internacia lingvo. La antaŭmilitaj eldonaĵoj estas elĉerpitaj. La nuna ruslingva historio — laŭ nia scio — estas la unua postmilita, kiu koncize raportas pri ĉiuj projektoj (ne lingvoj!) aperintaj ankaŭ post la milito. Ke la aŭtoro konkludas favore por esp-o, estas tute evidente. Esp-o fariĝis lingvo, la aliaj estas nur senvivaj projektoj! Tre rekomendinda libro! S. G. K.

— paĝo 8 —

194 SENNACIULO

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”: Ziemia Lubelska, Lublin, n-o 10, Koop. movado en Anglio.

Enhavis artikolojn pri esp. k. SAT: Daily Herald, London, 27. 2., Svenska Järnvägstidningen (Fervoja Gazeto), Stockholm, 11. 1.

Enhavis trad. el esp. art. k. leteroj: L’Ecole Emancipée, Saumur, 26. 2.; Sächs. Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 25. 2.; Die Rote Fahne (Ruĝa Standardo), Wien, 24. 11. 27, 25. 12., 14. 1. — 9 sovetiaj ĵurnaloj krom la en antaŭaj n-oj jam menciitaj represis salutlet. de aŭstriaj organizoj kaŭze de 10-jara datreveno.

NIA POŜTO

5241. — Via versaĵo alvenis tro malfrue por esti uzata okaze de la Virina Tago. — Pri “S. R.” vi legu aŭ relegu la noton en n-o 175 de “S-ulo”.

Stelo. — Viaj du versaĵoj estas brava laboro! Ni utiligos okaze en “S. R.” aŭ “Lern.”.

5281. — Loko absolute mankas por via bon-intenca artikoleto.

11 229. — Pri via kurso legu en n-o 179. Petojn pri materialo ktp. vi devas meti kiel pagata anonco (v. tarifon); memoru por estonto. La ceteron trovu en tiu ĉi n-o.

Nordano. — En Kabe vi povas trovi difinojn pri la de vi cititaj vortoj. Loko tute mankas por detale pritrakti tiujn prilingvajn demandojn.

246. — Ni utiligis vian artikolon, sed la bildo ne taŭgas por enmeti.

Lorentson. — Vian manuskripton ni ricevis. Loko mankas; cetere la temo ne plu estas aktuala.

NEKROLOGO

En Manfort (Germ.) mortis la 20. 2. nia K-do Ernst Fischer (2171) je ftizo. Honoran memoron al li!

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Ĉeĥoslovakio. K-do Karel Štěrba (modelisto), Hroubovice u. Chrasti, dez. interŝ. PI, bfl., PM. (rek.), kĉl. Nepre resp.

Francio. K-do J. Wutte, Oberbetschdorf (Bas-Rhin), dez. koresp. k. Gek-doj el Francio ĉe kiuj mi povus pasigi la paskajn festo-tagojn. — 6 komencantoj de nia grupo dez. koresp. kun komencantoj. Resp. garantiata. Adr.: Groupe espérantiste ouvrière 5 rue du Réservoir, Orléans (Loiret).

Germanio. K-do Oswald Scholz, Linicherstr. 28, Alsdorf b. Aachen, dez. koresp. kĉl. L, PI, bfl. Certe resp. K-do Fritz Giese, Bischofswerda i. Sa., dez. koresp. kun gelernantoj el ĉl. pri div. temoj. Mi estas 17 jaraĝa. Resp. garantiata. K-do William Bierbaum, Rudolfstrasse 11, Chemnitz i. Sa., dez. interŝ. L, PK, PI, PM, kĉl. K-do Gerhard Bräuer, Amrastr. 51, Eisenach i. Th., dez. interŝ. PI, bfl., PM. Resp. garantiata.

Hispanio. — Juna K-do dez. koresp. nur kun gesovetianoj. Adr.: Celestino Lucas, str. Cabras, 13, Barcelona.

Sovetio. K-do Theodor Malcev, Verejskaja 40, kv. 10, (studento-arkitekturisto), Leningrad—13, dez. kor. kĉl. pri art. demandoj, precipe pri arkitekturo. Resp. garantiata. K-do B. Ŝtivelman, Pleĥanova 83, Nikolaev, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. K-do V. Belogorcev, Pleĥanova 83, Nikolaev, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Peras en koresp-ado. — Grupo de lernantoj, 2-a Rajbiblioteko, Nikolaev, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. — Lab-istoj de ŝipkonstrua fabriko, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, pref. kun kulturpartiorganizoj k. kolektivoj. Adr.: Nikolaev, Zavod, “A. Marti”, Esperanto. — Grupo de gejunuloj ĉe la klubo “Krasnij Oktjabr”, Ĉita, 1 (Siberio) dez. koresp. pri aktualaĵoj el la lab. vivo kĉl., L, PK, PI. K-do Nikolao Necenko (fervoj-teknikisto), Novosovetskaja str. 365/44, Samara (Volgo), serĉas seriozajn korespondantojn pri div. temoj kĉl. — Junaj Komunistoj! La 10—14-an de marto okazas nia rajona (distrikta) konferenco de junkomunistoj, estas dezirate ricevi salutleterojn, por montri la utilecon de esp. Sendu multnombre! Adr.: Kamenskoje, Dnepropetr. okr., Arseniĉeva str. 31/2, “Labesko” por JK.-Konferenco.

Svisio. K-do R. Bacher, 87, rue de Tarange, Genève, dez. koresp. pri etnografio, kutimoj, kredoj, moroj de ĉ. popolo en la mondo, socialaj temoj k. interŝ. PM. Resp. garantiata.

ALVOKO

K-do Gàspar Vilmos (SAT-ano 1644), sciigu al mi vian restadlokon k. venu Antverpenon tuj, se vi dez. ŝipiradi. Ŝancoj dum marto k. aprilo. — Liaj konatuloj bonvolu atentigi lin pri tiu ĉi anonco. Li estas hungaro k. restadas nun supozeble en Jugoslavio. Adr.: Jozefo Porĉin, Ankerrui, 20, Antwerpen (Belgio).

GEJUNULOJ ĈIULANDAJ, ATENTU!

Samara fervojista gekomjunularo depost 1. 3. 28 komencas longdaŭran laboron por bone organizi k. fortikigi sian intern. korespondadon kun gejunularo, precipe kun komjunularo k. ruĝfrontbatalantoj de ĉiuj landoj (aparte kun komjunularo de Bavario protektata de nia).

    1. en Samara okazos fervojista komjunul-konferenco, en kiu i. a. ĉiu komjunul-ĉelo devas raporti pri sia interñ. koresp., k. la konferenco praktike komparos, kion oni povas gajni per nacilingva k. per esp. korespondado.

Bonvolu helpi al ni propagandi esp., tuj sendu priskribon de stato, vivo k. laboro de gejunularo, komjunularo, ruĝfrontbatalantaro de via lando, loko, urĝe sendu de viaj nomitaj organizoj salutlet. al la -konferenco.

Responde vi ricevos samon. Adr.: USSR, Samara, Leo Tolstoj 94, železnodorojnij klub, por Komsomol. Komisiite de SEU-ĉelo, B. Jelezn-jakov, 5583. Respondo garantiata.

Por la 8-a Kongreso de “Fédération Espérantiste Ouvrière” paŝkon en Bourges sendu komunikojn k. salutleterojn al: Laborista Esp. Grupo, 8, place Malus, Bourges (Cher), Francio.

SAT-edukistoj nesovetiaj, kunlaboru al serioza ped-servo per artikolo ĉiumonata pri instruista gravaĵo. Mi nepre respondos per vasta monata informaro presita k. maŝinskribita. Adr. Boubou, 96, rue St. Marceau, Orléans (Francio).

Atentu Tutmonda IRH-anaro!

La 18-an de marto estas grandega festo de “Internacia Ruĝa Helpo” — ĝia kvinjara jubileo. Ne forgesu ĉi tiun tagon, ĉar Leningrada esp-istaro tre aktive partoprenas ĝin. Sendu salutleterojn de div. IRH-organizoj, lab. k. politikaj organizoj. Skribu al adr.: USSR, Leningrad, Smolnij Ruĝa Helpo, Esperantista Sekcio.

ATENTU!

Fine de marto en Sverdlovsk estos Urallanda Konferenco de komjunularo. Tutmonda junularo sendu salutleterojn al la Konferenco. Adr.: Sverdlovsk, Pervomajska 8, kv. 5, Urallanda Komitato de SEU.

ATENTU!

Distrikt-Komitato “MOPR” (IRH) k. Distrikt-Komitato de virinoj serĉas konstantajn gekoresp-antojn, ĉu kolektivajn, ĉu individuajn, organizojn, ĉelojn ktp. por interŝanĝo k. informado pri “MOPR” k. virina movado en ĉl. — Ni atendas salutojn por la 18-a de marto. Adr.: Barnaul, Okraj Kom, “MOPR”.

ENHAVO:

paĝo
La Pariza Komuno 187—88
Mortinto de la hungara Proletaro 188
Antaŭ la balotoj en Polio 188—89
La superregado de l’ Dolaro 189
Notoj el Britio 189
La Dürer-jaro Nürnberg 1928 189
Mia vivo kaj buĝeto 190
Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo 190
Sennaciula Studenta Paĝo 191
Tra Esperantio 192—94
Korespondado, anoncoj 194

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

N-ro 181, 22-a de marto 1928

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

4-a Jaro. N-o 181 — APERAS SEMAJNE — 22. Marto 1928

[BILDO p.1 | 45,3,57,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.»

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT: 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

LA KAŬZOJ DE MILITO

Multo estas skribata pri militoj kaj pri pormilitaj elspezoj, sed malmulto pri la kaŭzoj de milito. Fakte eĉ inter la Laboristaro troviĝas iuj, opiniantaj kaj esperantaj, ke la malarmigaj konferencoj kaj aliaj porpacaj celadoj malebligos la eksplodon de novaj militoj. Inter la neŭtralaj esperantistoj estas ĝenerale disvastigita opinio, ke sufiĉas atingi, ke la homoj parolu unu lingvon, por ĉesigi la intermilitadon. Ili ne vidas, ke la militoj originas de l’ ekonomia konkur-batalo inter la entreprenistaro.

La tekniko konstante kaj rapide evoluas. Oni konstruas ĉiam pli kaj pli perfektajn maŝinojn. Ju pli granda kaj perfekta estas la maŝino, des pli malkare ĝi laboras. La grandaj entreprenoj, provizitaj per grandaj kaj perfektaj maŝinoj, tial pli malkare povas fabriki kaj liveri la produktojn ol pomalgrande produktantaj fabriketoj. Kaj, pro la rapideco de l’ evoluo, tiuj fabrikoj konsiderataj hodiaŭ kiel grandaj entreprenoj, morgaŭ havos la valoron de pomalgrande produktantoj! Sekve la senĉesa evoluo de l’ tekniko kaj industrio devigas la entrepreniston, same senĉese pligrandigi sian entreprenon. Se li ne faras aŭ ne povas ĝin pligrandigi, aliaj entreprenistoj, kiuj pligrandigas siajn fabrikojn, ekkonkuras lin, ĉar ili povas liveri la samajn produktojn pli malkare ol li mem. Tial li nepre estas devigata pligrandigi sian entreprenon.

Por pligrandigi li nepre bezonas monon. Li do devas ekspluati tre forte siajn laboristojn, provante eltiri la kiel eble plej grandan profiton el ili. Aliflanke li eĉ devas provi konkure superi siajn konkurantojn. Do, la ekonomiaj cirkonstancoj devigas la entrepreniston, subpremi kaj ekspluati la homojn laborigatajn.

Ni vidas pligrandiĝantajn fabrikojn, kiuj liveras pli kaj pli da produktoj. La

[BILDO p.1 | 33,45,66,78] Karikaturo: du soldatoj kun gasmaskoj, bajonetoj kaj gasbotelo sur la dorso, alfrontantaj unu la alian; subskribita de la desegnisto.

nombroj da konsumantoj ankaŭ kreskas, sed multe pli malrapide ol la kvanto da fabrikataj produktoj. La senplana pliiĝo de l’ produktado kaŭzas pli malfacilan disvendon, ĉe mankanta konsumo. Restas fabrikaĵoj nevendeblaj. Sed tio ne signifas, ke la bezonoj de l’ konsumanta popolo estas kontentigataj. Nur mankas la aĉetpovo de l’ konsumantoj, ĉar la troa produktado kaŭzas ekonomiajn krizojn, kiuj efikas maldungiĝon de multaj laboristoj ne plu enspezantaj monon, sekve ne plu aĉetpovaj. Tiujn efikojn de senplana kapitalista ekonomia sistemo kun ĝia konkura batalo ni observas ĉiutage.

Ne trovante plu aĉetantojn por siaj produktoj, la entreprenisto devas aŭ fermi sian fabrikon kaj maldungi siajn laboristojn, aŭ ruinigi siajn konkurantojn. Estas vere, ke la entreprenisto havas ankoraŭ trian eblecon, nome, li povas unuiĝi kun siaj konkurantoj kaj formi sindikaton (truston aŭ kartelon). Sed tial la stato ne ŝanĝiĝas; unu sindikaton devas konkuri la alian, kaj kiam regas troa produktado, unu trusto provas ruinigi konkure la aliajn.

Ĉar por vendi siajn produktojn, la entreprenisto serĉas novajn vendosferojn (merkatojn) kaj ĉar tiujn li ne trovas en la propra teritorio, kunligita per komunaj interesoj, en la propra ŝtato, — li serĉas ilin ekstere en la mondo kaj tiucele kunligiĝas kun la registaro de l’ ŝtato. Tiu ĉi provas helpi al li, trovi la kiel eble plej favorajn ekonomiajn kondiĉojn, aranĝas protektajn doganojn ktp. Ĉar nun la aliaj interesosferoj, la aliaj ŝtatoj, troviĝantaj en similaj kondiĉoj, suferantaj je sama troa produktado, havas la samajn celojn, serĉas novajn merkatojn, — kunpuŝiĝo inter la diversaj ŝtatoj estas neevitebla. Se iu ŝtato rezignas pri la plivastigo de sia interesosfero, fermiĝo de fabrikoj, senokupeco de laboristoj kaj sinsekve ribeloj aŭ eĉ revolucioj rezultos, endanĝerigantaj la tutan kapitalistan sistemon. Sekve li preferas la konkurbatalon kun la aliaj ŝtatoj. Kiam ili ne havas la eblecon, uzi la militrimedojn, la pafilojn kaj venengasojn, ili batalas

— paĝo 2 —

196 — SENNACIULO

per borsaj spekuloj, senhonta reklamo, gazetaro ktp., por ekstermi la konkurantojn. La lasta rimedo tamen restas la milito, kun helpo de malsaĝigita, ŝoviniste alpropagandita Laboristaro.

Do, la kaŭzoj de milito estas intime kunligitaj kun la senplana kapitalista produktada sistemo. Kiom longe ĝi daŭros, tiom longe ankaŭ daŭros la militoj. Kaj nur, kiam la fabrikoj, transportiloj ktp. transiros en la manojn de la komuno, sekve kiam ni estos atingintaj socialistan ekonomian sistemon, ni povos atendi la malaperon de militoj.

Ekzistas hodiaŭ la ebleco, forigi kelkfoje pace konfliktojn pere de kompromisoj, parlamentoj, premo flanke de Laboristaro; sed ĉar fakte la milito ne estas disigebla de la kapitalista ekonomia sistemo, kaj ĉar fakte neniom povas sukcesi sub tiu sistemo la multnombraj malarmigaj konferencoj de tempo al tempo aranĝataj, ni devas ĉiutage antaŭvidi la eblecon de nova milito, kiu estos ankoraŭ multe pli terura ol la lasta.

10 586.

★

Göteborg, la urbo de l’ 8-a SAT-kongreso

Göteborg estas laŭ la nombro de enloĝantoj la dua urbo de Svedio, sed la plej signifa rilate al komerco kaj industrio. Ĝi havas nun 233 245 loĝantojn (en la jaro 1805 nur 12 490, en 1900 — 130 619). Tiuj ciferoj montras, ke la urbo tre rapide kreskis, pro sia favora lokiĝo, direktita al la maro, kaj kun la ŝancoj havi bonajn markomunikojn kun ĉiuj mondpartoj. La marŝiparo de Göteborg konsistas nun el 293 vapor- kaj motorŝipoj kun 366 194 netotunoj. Sed krom tio venas al Göteborg ĉiujare granda aro da eksterlandaj ŝipoj, kaj la mara trafiko estas tre ampleksa.

Göteborg estas tipa laborista urbo, kelkaj nomas ĝin Leningrado de Svedio. La nombro de industrilaboristoj estas 25 714 kaj dividiĝas en 535 laborejoj kaj fabrikoj. (Dum 1920 estis nur 9792 laboristoj en 257 laborejoj). Laŭ statistiko el ili 8670 estas metalistoj, 6419 tekslaboristoj, 3588 nutrajlaboristoj, 2068 laboristoj en paper- kaj grafika industrio, 1612 en la ligno-industrio, 878 en ledo- kaj felindustrio, 859 en kemi-teknika industrio kaj 618 en ŝtonindustrio. Dungitaj de la urbo (komunumlaboristoj) estas 2535 laboristoj kaj 2603 oficistoj. La urbaj oficistoj laŭ salajro estas grupigitaj en 23 grupoj. La plej malalte salajrataj havas 1600 sv. kronojn da jarsalajro kaj povas atingi post kelkjara servado salajron ĝis 2400 kr. La oficistoj de grupo 23 havas komencan jaran salajron de 10 000 kr. kaj povas atingi 11 500 kr. Sed por ĉefoj en la urbaj fabrikoj oni pagas ĝis 25 000 kr. po jaro. Do, estas tipa klasa sistemo: Tiu, kiu havas plej pezan laboron, havas la plej malgrandan salajron, kaj ili, kiuj preskaŭ nenion perlaboras, havas la plej altan salajron.

Kune kun la industria evoluo kaj precipe pro raciigado de la industrio dum la lastaj jaroj senlaboreco kaj mizero kreskis. La kvanto da personoj, kiuj devas serĉi komunuman subvencion, kreskas. En 1926 ne pli ol 7,7 elcentoj da loĝantoj — 17 732 personoj — devis ricevi malriĉulan helpon por ne efektive malsatmorti. Inter ili 3761 ne havis hejmon kaj devis resti en urba vartejo de malriĉuloj, la plej multaj maljunuloj. Tion komunikas la oficiala statistiko, sed la mizeron oni laŭ ĝi ne povas taksi. Ĝi estas multe pli granda, ol videbligas la statistiko. Por helpo al malriĉuloj la urbo dum 1926 pagis 2 347 637 kronojn. Laŭ oficiala statistiko dum 1927 estis 3372 senlaboruloj.

[BILDO p.2 | 50,24,92,57] Foto: malnova ronda fortikaĵo kun kupola tegmento sur roka monteto, ĉirkaŭita de arboj kaj herbejo. Subskribo: Malnova fortikaĵo, la turo “La leono”, Göteborg

La laborista movado de Göteborg estas relative forta. Sindikate organizitaj estas 33 000 laboruloj. Politike la Laboristaro estas organizita en socialdemokrata kaj komunista partioj. Dum la lastaj balotoj al urba konsilantaro la socialdemokratoj ricevis 26 534 kaj la komunistoj 7037 voĉojn. Kompare ni devas citi, ke la komunistoj en la jaro 1922 ricevis nur 2163 voĉojn. La urbkonsilantaro de 1922 ĝis 1926 konsistas el 31 socialdem. reprezentantoj, 26 burĝaj kaj 3 komunistaj. Sed post la balotoj en 1926 ĝi entenas 28 burĝojn, 25 socialdemokratojn kaj 7 komunistojn. La laboristaj deputitoj do reprezentas la plimulton kaj povas en multaj okazoj decidi favore por la Proletaro. Tamen la ŝtataj leĝoj malhelpas ankoraŭ eĉ reformojn komunumajn kaj ankaŭ estas malhelpo, ke la du laboristaj grupoj ne ĉiam povas iri kune.

La kooperativa movado en Göteborg estas tre forta. Nun ĝi havas 8000 membrojn, propran fabrikan bakejon, buĉejon kaj grandan muelejon. Dum 1927 la enspezoj kaj elspezoj balanciĝis je sumo de 755 milionoj de sv. kronoj.

Kiel ĉie en kapitalistaj landoj, ekzistas ankaŭ en Svedio, en Göteborg, — unuflanke granda riĉeco kaj aliflanke granda mizero. Kvankam Svedio havas nur iom pli ol 6 milionojn da loĝantoj, oni per la kapitalista sistemo ne sukcesis krei bonajn cirkonstancojn por ĉiuj loĝantoj. Tamen oni sukcesis ĉion aranĝi tiel, ke la mizero ne estas tuj videbla. Fremdulo facile akceptas la saman opinion, kiun ricevis esp-ista pastro Ĉe dum siaj vojaĝoj: ke Svedio estas tre feliĉa lando. Sed la svedaj laboristoj ne ĝuas feliĉon, konstante minacataj de mizero. Ĉiam ili devas timi la senlaborecon, kiam ili malsaniĝas aŭ maljuniĝas. Certe la cirkonstancoj relative estas iom pli bonaj ol en landoj, kie oni militis, ankaŭ por laboristoj, kiuj havas laboron. Mi trovas la kaŭzon en la vasteco de la lando kompare al ĝia loĝantara malmulteco kaj en la pli ol centjara stato de paco.

Kompreneble la lando dependas de la tutmonda kapitalista evoluo. Oni povas observi, ke Anglio multe influas la svedan politikon per la Ligo de Nacioj. Svedio tute ne malsuperas la pli industriajn ŝtatojn en la batalo kontraŭ la Laboristaro, por la raciigado de la industrio ktp. La grandaj elspezoj por armeo, protestanta eklezio k. a. helpas malriĉigi la popolon, kaj sekve okazigas proletarigon de pli kaj pli grandaj grupoj.

Einar Adamson.

SAT-anoj! En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 197

EL ĈILIO

La organizita Laboristaro de Ĉilio troviĝas en bedaŭrinda situacio. La revoluciuloj estas deportitaj al la plej proksimaj insuloj Mas-Afnera, kie ili malbonege estas traktataj kaj devas suferi ĉiajn torturojn. La sindikatejoj estas tute detruitaj. Ĉe la pinto de ĉiuj reakciuloj staras iu kolonelo Ibanez. Pli ol 500 familiaj nutrantoj fariĝis viktimoj de la reakcia reĝimo. Post okmonata malliberECO la arestitoj estis ekzilataj al la altmontaro, kie ili suferas ĉiajn akraĵojn de l’ vetero, malsaton kaj malvarmon, kiuj taŭgas por tre baldaŭ fini ilian vivon.

La Laboristaro el ĉiuj landoj devas protesti ĉe la ĉiliaj ambasadorejoj pro tiuj brutaj atakoj kontraŭ la laborista klaso.

Laŭ la esp. gazetservo de “A. I. T.” (Berlina Internacio).

★

Eklezaj aferoj en Estonio

Kiel oni devigas la homojn, esti membroj de la eklezio

En Estonio laŭleĝe ŝtato kaj eklezio estas disigitaj. Oni neniun rajtas persekuti pro malaparteno al la eklezio. Sen ĝi oni povas edziĝi, doni nomojn, morti ktp. Sed la ekleziuloj devigas kun la apogo de burĝaj partioj la homojn, esti membroj de la eklezio, jene: Se iuj deziras geedziĝi sen la eklezio kaj pro tio iras al la koncerna oficejo, tiam oni postulas de ili bapt-ateston, kaj tiu lasta nur estas ricevebla de pastroj. Sed la pastroj sen prezento de membrokarto eklezia tute ne aranĝos interparolon. Kaj por geedziĝo oni devas havi membrokarton de l’ koncerna jaro kaj krom tio pagi por pasintaj tri jaroj la punpagon. En geedziĝa okazo eĉ ne validas pasporto, tiu “grava” personon atestanta dokumento, kiun oni ĉiam devas havi kun si: ĉu ŝanĝante loĝlokon, ĉu migrante. Kiam junulo atingis la 16-an vivjaron, tiam li devas havigi al si pasporton, kaj tiuokaze ankaŭ estas postulata la bapt-atesto.

Membro de la luterana eklezio en Estonio povas esti ĉiu, kiu pagas la membrokarton. Membroj de l’ eklezio povas esti ĉiuj: ateistoj, diboĉuloj, drinkeguloj, prostituinoj, ŝtelistoj, mortigistoj, — nur kondiĉe ke ili pagu membrokotizon; nenio krom la mono estas postulata.

La ĉiela regno estas stranga: ĝi akceptas ĉiujn — diboĉulojn, drinkegulojn, prostituinojn, ŝtelistojn, mortigistojn, je la sola kondiĉo, ke ili antaŭ sia morto pentu siajn pekojn kaj diru: “Patro nia, indulgu al mi miajn pekojn, kiujn mi dum mia vivo faris.” La ateistoj ne estas ĉielen akceptataj, ĉar sankta skribo diras: “Ĉio estas indulgata, sed pekoj farataj kontraŭ dio, neniam estas indulgataj.” La loko de l’ ateistoj estas en la infero, kie estas ĝemegado kaj dentogrincado.

Tamen estos restado tie pli bona, ĉar mi spertis dum mia estado en la malliberejo pro la ateismo kaj politiko, kion signifas kunesti kun ŝtelistoj kaj mortigistoj.

(10 438)

★

Nia laborista klubo

Nia urbeto Rtiŝĉevo — negranda centro de fervojistoj-laboristoj — lokas apud ĉefa fervoja linio Moskvo—Saratov. En la urbo loĝas 15 000 homoj. La laborula fervojista amaso estas unuigita en fervojista sindikato, kiu havas 2000 anojn kun diversaj profesioj. Nia loka fervojista sindikato posedas klubon laŭ nomo de K-do Lenin; en ĝi koncentriĝas la tuta amaslaboro por kulturigo kaj klerigo de l’ sindikatanoj. La klubo mem ampleksas ĉ. 900 membrojn. Ĉe la klubo funkcias rondetoj laŭ jena subdivido: 1. profesia, 2. tubmuzika, 3. kantada, 4. pentrarta, 5. fotografa, 6. artista-sceneja, 7. korpkultura, 8. esperanta, 9. kudra.

En ĉiu nomita rondeto ĉiu sindikatano aŭ lia familiano havas la eblon kaj rajton partopreni kiel membro kaj senpage labori kaj lerni. Ĉiu rondeto nur ekzistas, por kulturklerige servi al la kluba laborula amaso. La rondetoj firme ligiĝas inter si mem.

En la rondeto “profesia” oni lernas kaj studas detale pri vivo kaj laboro de sindikata movado dum nuna tempo kaj pasinta, en Sovetio kiel en eksterlando; en “tubmuzika” la anoj (ankaŭ familianoj) lernas muzikarton je tuboj (ĉu flutoj? Red.). La orkestro ĉiam ludas dum revoluciaj festoj ktp.; en “kantada” dezirantoj lernas kantarton kaj same kiel muzikistoj ĉiam senpage kantas revolucikantojn dum festotagoj en la urbo; en “pentrarta” oni preparas la specialajn plakatojn kaj bildojn por ornami salonojn dum la festoj; en “fotografa” la membroj fotografadas bonajn kaj trafajn momentojn el manifestadoj ktp., por ekspozicii en la klubo kaj la murgazetoj; en “sceneja” la amatoroj kelkfoje dum monato aranĝas senpagajn spektaklojn por la tuta sindikata kaj kluba membraro; en “korpkultura” oni okupas sin pri utila kaj saniga sporto. Plejparte anas al ĝi nur junaj gelernantoj de la fervojista lernejo; en “esperanta” oni lernas la lingvon kaj poste interkorespondadas serioze pri diversaj temoj, en la nomo de kelkaj lokaj organizoj kaj de la klubo mem. Tiu laboro estas konsiderata de la kluba estraro kiel serioza socia laboro, kaj la rondeto ricevas financan subtenon, por afranki siajn leterojn al eksterlando kaj por aĉeti lernolibrojn. Fine en la “kudra” rondeto ĉiu edzino, filino, fratino de iu fervojisto senpage povas lerni la kudradon.

Ĉiu ano pagas al la Klubo membrokotizon de 15 kopekoj monate; ano de familio (se li estas ano de l’ klubo) pagas nur 10 kopekojn. Ĉe nia klubo ekzistas kinoteatro, kie oni povas rigardi filmojn kontraŭ mono. Tio estas nia loka laborula centro de kultura kaj kleriga laboro, pri kiu mi volonte pli multe skribus, se la K-doj dezirus.

Sendube ekĝojos la legantoj de “S-ulo” eksciante, ke la nombro de ĝiaj abonantoj iom superas 3000. Tio pruvas, ke estas eble, varbi por nia semajna gazeto. Tutcerte ni povos havi ĉe la apero de la 200-a n-o 4000 abonantojn, se ĉiu SAT-ano konscias sian devon.

★

Laboristoj, ni estas tro multnombraj!

Oni parolas multe pri plibonigado de ĉevalraso, bova raso, porka raso. Sed kial mirinde? Tre malmulte oni parolas pri plibonigado de homa raso. La regantoj de l’ mondo ne ŝatas tiun temon. Tio dependas multe de la malpermeso (en multaj landoj) priparoli ĉi tiun aferon. La nunaj regantoj de la burĝaj landoj vidas kun kontenteco la multobliĝon de la Laboristaro, ili permesas al la plej mizeraj pliiĝi, ili trovas en la novnaskitoj la novajn sklavojn de l’ industrio, ili rigardas kun kontentiĝo la grandajn amasojn batalantajn pro labormerkato.

Sed ni laboristoj ne rigardu same kontente tiun batalon, en kiu niaj filoj kaj filinoj estas kontraŭ ni pro peceto da pano. Laboristoj, ni estas tro multnombraj! Ne kredante la bibliajn vortojn, ni tamen kredu tiun unu frazon el tiu “sankta libro”: la fiagoj de la patroj havas efikojn sur infanojn ĝis la tria kaj kvara generacio.

Ĉu ekzistas pli granda fiago, peko, ol kaŭzado de nova vivo, nova estulo, kiu tie ĉi ne estas sopirata nek bezonata, kaj kies estonto estas treege malluma en tiu ĉi valo de zorgoj kaj malĝojoj? Ni ne plu permesu la ripetiĝon de mizerego, nescio, malsato kaj malsanoj de generacio al generacio. Ili estas filoj kaj filinoj de laboristoj, kiuj plenigas la malliberejojn kaj hospitalojn. Ili estas niaj propraj idoj, kiuj nin kontraŭbatalas pro panero.

Ni ĉesigu la produktadon de l’ homa varo, ĉar tro multe jam kuras da idoj sengepatraj sur stratoj de urboj kaj eĉ vilaĝoj. Ili formas la amason de venontaj krimuloj kaj de venonta senlaborula rezerv-armeo de l’ industrio. Unuvorte — ni leviĝu super la nivelon de

— paĝo 4 —

198 — SENNACIULO

besteco, nia pliiĝo ne plu dependu de hazardo, sed ĝi estu laboro de konscio.

La emo al naskado en Finnlando malfortiĝas

Kiel en ĉiuj aliaj landoj, ankaŭ en Finnlando lastatempe kelkaj burĝaj gazetoj okupis sin pri la supra temo, donante statistikojn kaj ciferojn. Kompreneble ili ĝenerale bedaŭras la malfortiĝon de l’ naskemo. “Kio okazos, se la afero same daŭros, rilate al la landdefenda institucio?” “Tiu stato certe kaŭzos altiĝon de la salajroj.” En tiaj tonoj kriadas la burĝaj gazetoj.

La rekordon rilate al naskoj oni konstatis en jaro 1906, kiam oni nombris 95 000 novnaskitojn (en lando kun loĝantaro de 3½ milionoj). Lastjare oni nur atingis proksimuman nombron de 65—70 000. “Kia refalo!” “Nia nacio mortas kaj mortigas sin!” krias unu gazeto. “Plej malĝoja estas la stato en la urboj, kie civilizacio kaj vivnivelo estas plej altaj; la defalo de l’ familia vivo tie estas plej granda. Estas la socialismo, kiu ĉe la Laboristaro vekis ankaŭ tiun tendencon, same kiel la ceteran senmoraliĝon.” Kaj la gazeto daŭrigas, parolante pri bonaj kaj malbonaj antaŭaj jaroj: “Nun jam la samaj principoj venenis la hejmojn en kamparo tra la tuta lando, precipe en Orienta Finnlando — malaltiĝas ĉiujare nombro da naskiĝoj — mono estas pli ŝatata ol infano kaj patrolando. Tio estas la malbeno, de kiu ni devas liberiĝi, aliel la nunvivanta generacio staros ĉe la pilorio¹) de l’ historio kiel mortiganto de l’ propra popolo. En Eŭropo oni jam nomas nin la Eskimoj de Eŭropo. La eskimoj formortas pro sia mortigemo kaj krudeco. Ĉu oni permesos, ke tio sama okazu al la popolo de Finnlando?”

Tiel la burĝaj voĉoj. Estus tre danĝere paroli en la lando ion pri naskevitoj aŭ publikigi libron pri tio. Tuj oni metus en punejon la pioniron de l’afero, ĉar laŭ la ĝenerala opinio tio estus krimo kaj krudeco. Sed malgraŭ ĉio la naskiĝoj malmultiĝas, kaj tiun procedon kaŭzas la ordo mem de l’ socio, kiu neniel garantias vivon kaj estonton al la malriĉklasano. La socio mem senvualigis la okulojn de la Laboristaro, kiu komencis spirite evolui. Kaj tiu procedo ne estos haltigebla per iaj leĝoj.

Vojaĝemulo²).

¹) Malhonora kolono.

²) Tiu temo estas eksterordinare komplika kaj problemeca. Certe, la nuna stato de naskiĝa hazardeco estas kaosa kaj karakteriza por la epoko de burĝe-kapitalista regado. Tamen, post transformado de la homa socio en socialistan ordon, la prinaska reguligo laŭplane plenumiĝos sen bezono de specialaj leĝoj kaj devigoj. Kaj oni eĉ povas dubi, ĉu tiam la frazo: ni estas tro multnombraj, ni limigu la naskadon, havos ankoraŭ ian signifon. La tero racie, socialisme ekspluatata, certe permesos multnombrecon de homaro sen risko de mizero, ĉar la riĉaĵoj de l’ tero abundas. Noto de l’Red.

Tago el la vivo de algera “Fatma”

Fatma estas indiĝena virino, kiu por kelkaj cendoj purigas la loĝejojn de la alĝera etburĝaro. Frumatene, la kaŝilo sur la vizaĝo kaj la korpo envolvita per la “haik”, ŝi lasas sian nudan ĉambraĉeton, lokitan en la arabaj kvartaloj, por iri al la eŭropa urbo. Ŝi direktiĝas

[BILDO p.4 | 38,18,64,45] Foto: du vualitaj virinoj en blankaj vestoj (haik) en mallarĝa strateto de araba kvartalo.

al la domo, kie ŝi laboros dum la tuta tago. Komence ŝi purigas la ŝtuparon, poste ŝi daŭrigas de loĝejo al loĝejo purigi ĉiujn apartamentojn. Ŝi laboras tie ĉi unu horon, tie du aŭ tri horojn, laŭ la riĉeco de la loĝanto. Kiam estas tagmezo, bonkora mastrino donas al ŝi pecon da pano kaj tason da kafo, ĉar la mahometana Fatma timas la kristanan manĝaĵon. Fine ĉirkaŭ la 16-a aŭ la 17-a horo, ŝi returnas sin hejmen. Antaŭ ol eniri, ŝi aĉetas rabate legomojn kaj fruktojn malfreŝajn por vespermanĝi kun sia edzo kaj eble siaj infanoj. Poste ŝi kuŝiĝas sur teron aŭ sur matracaĉon ĝis morgaŭa tago je la 4-a.

★

Faktoj sen komentoj

Pnom-Penh. — La ceremonioj, kiuj antaŭis la cindrigon de l’ kadavro de la reĝo Sisowat, komenciĝis la 2-an de marto. Luksan funebran paradon konsistigis kelkcent standard-portantoj, dudeko da elefantoj riĉe ornamitaj, la reĝa muziko kaj multnombraj indiĝenaj orkestroj, francaj trupoj kaj indiĝenoj de la garnizono. Korteganoj, ministroj kaj familiaj membroj, ĉiuj blanke vestitaj, antaŭiris la alegorian ĉaron, kiu portis en la supro oran urnon. La sekvantaro, marŝanta en longeco de kelkaj kilometroj, ĉeestis solenan suprenlevon de l’urno sur piedestalon, kie ĝi restis ekspozita ĝis la 9-a de marto, tago de l’ cindrigo.

* * *

Parizo. — La 3-an de marto alvenis de Cannes (elp. Kan, urbo en suda parto de Francio, kie riĉuloj vintrumas) la kadavro de K-do Eŭgeno Landler, hungara revolucia ĉefo. Ĝi estis transportata sub ruĝaj standardoj tra la laboristaj kvartaloj de Parizo al tombejo Père-Lachaise (elp. Per Laŝez). La tuta stratlarĝeco estis tenata de la densaj vicoj de l’ laborista amaso. La ĉerkoveturilo malaperis sub la ruĝaj florkronoj, kaj la skarlataj standardoj ĝin ĉirkaŭantaj, flirtantaj, formis solenan baldakenon super la revoluciula kadavro. En la tombejo okazis alparoloj de francaj kaj hungaraj K-doj dum ĉeesto de amasego pleniganta ĉiujn trairejojn. La urno kun lia cindro estas transportota Sovetion.

ĜUSTIGO

En n-o 178 de “S-ulo” ni publikigis biografieton de sovetia K-do pri Blasko Ibanez. La enhavo de tiu artikolo iom tiklis al ni, kaj en la manuskripto ni eĉ forstrekis la epiteton “sennaciulo”, kiun uzis entuziasme la aŭtoro. Sed, tial ke ni legis neniun verkon de tiu hispana verkisto, ni fidis al la informiteco de K-do Krassovskij kaj enmetis lian artikolon. Nu, post ties apero, kelkaj legantoj protestis kaj pruvis, ke Ibanez estis — ŝovinisto! Tio klare montriĝas en liaj verkoj: “La kvar kavaliroj de l’ Apokalipso” kaj “Nia Maro”.

El tiu mispaŝo ni konkludu, ke la sovetia publiko ne estas ĝuste informita pri la hispana literaturo — kaj eble pri aliaj; ke la SAT-gazetoj, precipe “S. R.”, povus ludi tre gravan rolon — se en ĉiuj lingvo-regionoj estus kompetentaj kaj laboremaj K-doj, kiuj tute ĝuste informus la legantojn.

Al tio ni devas celadi.

Efikoj de la pendigilo

Ni raportis siatempe en “S-ulo” detale pri la ekzekuto pendigila de la laŭdiraj atencintoj al la katedralo de Sofio en jaro 1925, K-doj Marko Fridman kaj Koef. Ĉiu memoras pri la kruelaj akcesoraj cirkonstancoj de tiu bruteca fimortigo, kiu okazis en publika loko kaj kiun ĉeesti oni kvazaŭ devigis la tutan loĝantaron. Tiu abomena spektaklo faris precipe plej profundan impreson al la infanoj, kiuj de tiu tempo prefere ludas “pendigi”, pri kio jam kelkfoje devis okupi sin la bulgara gazetaro. Ankaŭ Barbusse skribis pri okazo, kiam infano (kiu ludis M. Fridman) estis fakte pendigata de la Kamaradoj.

Kaj la 23-an de januaro 1928, do preskaŭ post 3 jaroj, ree tia okazo faktiĝis. La malfeliĉa infano estas la dektrijara lernanto Kosta Rainov, la sola infano de siaj gepatroj kaj konata kiel bonmora kaj treege inteligenta.

— paĝo 5 —

SENNACIULO 199

Kelkajn tagojn antaŭe la patro montris al gastoj bildojn pri la pendigo de M. Fridman kaj parolis kun ili pri tio. Post nemultaj tagoj oni trovis Kosta-n, kiu estis aŭskultinta la interparolon, kiel kadavron, pendigitan ĉe la fenestro. La etulo estis ludinta “pendigi”. Por ke li ne dolorigu sin per la ŝnuro, li antaŭe ĉirkaŭ la kolon ligis al si poŝtukon.

La registara gazetaro kompreneble konsideras sensignifa tiun okazon, kaj la registara gazeto “Utro” skribas, ke la gepatroj do ne lasu solaj hejme siajn infanojn. Sed estas tute kompreneble, ke la infanoj nur en tia lando ludas “pendigi” kaj okaze dum tio akcidentas, kie la pendigado estas la regulo kaj publikaj ekzekutoj apartenas al la plej karakterizaj institucioj de tiu lando.

Eksterordinara tago el mia vivo

Brrr! Brrr! Brrr! kriegas la alarmhorloĝo (farita en Italio) je la 5-a en dimanĉa mateno. Laŭ la di-anoj dimanĉo estas la sankta tago de ripozo, sed por mi — SAT-ano 488 — precipe dum vintro ĝi estas la plej okupoplena tago. Vestinte min mi iras al la kuirejo, bruligas la gason per alumeto (farita en kooperativa fabriko en Finnlando), por boligi la akvon. La matenmanĝo konsistas el teo (hinda aŭ ĉina), ovo, buter-pano (farita el greno kanada aŭ argentina kaj marmelado (farita el hispanaj oranĝoj). Kun vetursako en manoj mi biciklas al la aŭtomobilejo. Usona oleo, sovetia (tielnomata R. O. P., rus-ole-produktoj) petrolo¹) pretigas la aŭtomobilon, kiu devenas el franca fabriko.

Je la sesa mi devas preterpasi la turon de la Parlamentejo, ĉe kies supro, per senfadena telefono, la horloĝego “Granda Benĉjo” indikas ofte la tempon al malproksima Usono kaj Aŭstralio. Orienten laŭ la rivero Tamizo mi veturas tra la kvartalo de la financestroj (la modernaj nekronitaj reĝoj) kaj bankpalacoj, tra la kosmopolita kvartalo Aldgate (t. e. malnova pordego de la urbo), kie loĝas multaj alinacianoj, kies nomoj sur butikoj rakontas pri germana, pola, itala, hebrea devenoj. Londono neniam dormas, kaj dum pli ol 15 kilometroj la stratlanternoj kaj tramreloj gvidas mian iradon. La laktvendistoj kaj ĵurnalportistoj bruas tra la stratoj, kaj la policanoj ĉe la stratanguloj atendas la finon de sia nokta deĵoro.

Tagiĝis, kaj mi povas estingi miajn elektrajn aŭtolampojn kaj veturi pli rapide. Fine postlasinte la urbon, mi turniĝas norden, ĉar en la antikva urbo Norwich (elp. Norŭiĉ), malproksima je 180 km., seriozaj studantoj de “Petro” atendas min je la 10-a. Se la aŭtomobilo bone funkcias, mi veturas 32—65 km. dum horo. Sed vento, nebulo, pluvo kaj frosto, kiu glatigas la gudritan vojon, kelkfoje malhelpas.

¹) Eble interesas sovetiajn K-dojn la kostoj: En Londono oni pagas 8½ pencojn (proks. ⅓ rublon) por 1 “galono” (= 4,543 litroj). Antaŭ la konkuro de R. O. P. la trustoj “Shell kaj Standard” postulis po 19½ pc. por 1 gal. de unuagrada petrolo, sed ili poste devis vendi por 13½ pc. Ĉu mirinde, ke ili denuncas la vendadon de “ŝtelita” petrolo?

(La gudro venas el Norvegio). Eble najlo trapikas la kaŭĉukan radrondon (farita de mondfama firmo en itala fabriko), kaj mi devas anstataŭi per la kromrado aŭ ripari. Kelkfoje iu parto de la aŭto difektiĝas, kaj mi malbenas

[BILDO p.5 | 35,30,63,55] Ovala portreta foto de viro kun okulvitroj, en jako kaj kravato (la aŭtoro, M. Starr).

la sorton de laborista klaso, kiu faras la plej bonajn aŭtojn kaj uzas aŭ nenian aŭ nur la plej malkaran. Okazas halto, prokrasto, aŭ mi devas veki ripariston el varma lito, kiu ankaŭ malbenas kaj pagigas min multe por sia helpo.

Laŭ ĝenerala opinio Britio enhavas tro multe da loĝantoj. Sed survoje ofte mi ne povas vidi eĉ dometon. En la bienoj de la terposedantoj la kuniklo ludas, kaj mia alproksimiĝo nur timigas la fazanon kaj la perdrikon (pafotajn kiel sporto por riĉuloj). Ĉe Newmarket (elp. Njŭmarket) la vastaj erikejoj estas uzataj nur kiel ĉevalkurejo, kaj mi preterpasas svarmojn da belaj ĉevaloj — pli bone prizorgataj kaj vestitaj ol laboristaj infanoj — kiujn ekzercas ĉiutage la ĵokeoj. Poste laboristoj malsaĝe malŝparas monon per vetado pri la konkurso de tiuj ĉi bestoj; eĉ nia sola ĉiutaga laborista ĵurnalo, “Daily Herald” (Ĉiutaga Heroldo) estas devigita, doni raportojn kaj konsilojn pri tia afero. Ĉiutage ĝi aperigas notojn pri vetado; nur vendrede notojn pri esperanto.

Malgaje meditante mi rapidas al alia urbo, Thetford. Antaŭ multaj jarmiloj tie la prahomo ĉizis la unuajn silikajn ilojn per la korno de l’ cervo. Tie ĉi la Roma Imperio konstruis fortikaĵon. Sed io pli grava — en tiu ĉi urbo naskiĝis Tom Paine (Pejn), kiu atakis en la 18-a jarcento superstiĉon, helpis supernacie la revoluciojn en Usono kaj Francio kaj deklaris: “La tutmondo estas mia patrio, kaj ‘fari bonon’ mia religio.” Pioniro de SAT, ĉu ne? Modesta monumento ĉe la vojkruciĝo atestas lian vivon.

Kiam mi alproksimiĝas al Norwich, mi salutas tre proksime urbeton Wymondham (elp. Ŭindham) kun malnova kverko, sur kiu la registaro en jaro 1549 pendigis Ket, la gvidanton de la lasta armita kamparan-ribelo kontraŭ la perforta ekposedo kaj riĉula forŝtelo de la komunaj kampoj kaj kontraŭ la detruo de la lastaj restaĵoj de la praa komunumo. —

Mia kurso en Norwich, en la halo de botfabrikista sindikato, estis organizata de la NCLC (edukada fako por laborist-sindikatoj). Komence mi havis 25 gelernantojn, sed nun nur dek regule ĉeestas, kiuj jam komencis korespondadi post trimonata studo de “Petro”. Post elparolo de “h” (malfacila, sed gorĝon malferma por angloj), ni malfermas la kurson per “La Internacio”. Ĝi daŭras ĝis la 12-a. Poste, ĝis la unua mi devas instrui ekonomion. Nia esp. kurso helpas akiri informojn pri alilandaj salajroj ktp. por la ekonomiaj studantoj. —

Manĝante kelkajn sandviĉojn (bulkojn), mi ekveturas al Ipswich (elp. Ipsŭiĉ), malproksima 67 km., por je la 3-a en kurso por junuloj klarigi la evoluon de socio, estiĝon de laborista klaso, kreskon de laborista organizoj kaj aliajn temojn el la socia historio. Same mi instruas en Felixstowe (elp. Filiksto) je la 8-a vespere en kurso por plenaĝuloj. Tiu urbo distancas 16 km. de Ipswich, kaj tie mi restas ĝis lundo matene, enspirante ĉe la marbordo freŝan aeron kaj sunbrilon (se ĝi favoras nin).

En tiu ĉi urbo lastjare Webster preparis ‘sian aviadan rapidflugon, kiu havigis al li internacian trofeon. Fakte li estas soldato, kaj dum ni banas en la lumo kaj aero, liaj kolegoj krakadas, ŝvebante super la urbo kaj preparante bombĵetadon en la venonta milito.

Posttagmeze revenante hejmen mi devas gvidi kursojn en Braintree (elp. Brajntri), la hejmo de la firmo Crittall (elp. Krital), kies kadroj por fenestroj kaj pordoj vendiĝas ĉiulande. Je la 7-a horo oni uzas “Petro”-n, je la 9-a studas ekonomion. Post plia veturado de 80 km. mi je noktomezo reatingas la “Grandan Benĉjon”. Dum la semajno okazas aliaj vesperaj kursoj, kiuj necesigas veturadon. Certe mi rifuzus laboregi tiel por ordinara mastro, kaj dum somero la kursoj iom malpliiĝas.

M. Starr.

— paĝo 6 —

200 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

ĈU SAT-ANO DEVAS ALIĜI AL PARTIO KAJ SINDIKATO?

SAT estas superpartia organizo. Ĝia karaktero estas proleta, kaj ĉiuj SAT-anoj konfesas kvazaŭ jam per sia SAT-membriĝo, ke ili konsideras sin proletoj. Sed neniu el ni povas postuli, ke SAT ludu la rolon de partioj aŭ sindikatoj. La unuaj laboras en parlamentoj ktp. por sociaj plibonigoj ĝeneralaj, dum la duaj prizorgas la profesiajn aferojn de la Laboristaro. Ambaŭ organizoj havas gravan ekzistorajton. Tion komprenas granda parto el la proletoj; tial ili parti- kaj sindikataniĝas. Nu, ĉu sindikatoj kaj partioj povus ekzisti, se la proletoj, por kiuj ili estas kreitaj, rezignus ilin subteni per aliĝo? Certe ne.

Vere, ambaŭ organizformoj ne estas perfektaj ĉiurilate, kaj ili ne povas respondi al ĉies deziroj. Sed maleblas fondi por ĉiu al ni apartajn sindikaton kaj partion. Ĉiu organizo povas nur esti kadro por la membroj, en kies interno interpuŝiĝas ofte la diversaj opinioj. Konsiderinda restas la fakto, ke ĉiun per la organizoj atingitan profiton ĝuas ne nur la membroj de l’ organizo, sed ankaŭ multaj aliaj samspecaj laboristoj. Kaj ĉu ne estas hontinde profiti, kie oni ne oferis?

Preskaŭ en ĉiuj landoj bedaŭrinde troviĝas nune kelkaj proletaj partioj. Ĉu tio povas esti malhelpaĵo aliĝi al iu? Tute ne! Plenkreskulo devas posedi tiom da kuraĝo kaj juĝkapablo elekti tiun organizon, kies taktiko aŭ celo pli malpli koincidas kun liaj. Se li ektrovus, ke li eraris, tiam li ŝanĝu la organizon. Ofte estas aŭdeble, ke iu ne volas aliĝi pro personaj motivoj. Ĉu indas por serioza homo, ne subteni grandan ideon pro tiaj bagateloj?

Morala devo estas por ĉiu ekspluatato, aliĝi al tiuj ĉi organizoj. Voĉdoni nur por ili dum ĝeneralaj balotoj, tute ne sufiĉas, ĉar nur la membrokotizoj ebligas ĉiun ajn laboron kaj estas kvazaŭ la spino de ĉiu organizo. Ni, SAT-anoj, kiuj ĝis ioma grado estas rajtigitaj konsideri nin kiel avangardo de la Proletaro, devas nepre kompreni la gravecon de la organizdemando kaj konsekvence agi.

Certe, SAT ne povas postuli de ĉiu novaliĝinto, ke li tuj fariĝu membro de sindikato kaj partio. Tamen ĉe nia venonta kongreso tiu temo povus esti pridiskutata. Sed jam hodiaŭ SAT postulu, ke ĉiuj ĝiaj dungitaj oficistoj estu organizitaj sindikate kaj partie. Kaj ĉiuj niaj funkciuloj, precipe la komisionanoj, donu por la membraro bonan ekzemplon en ĉi tiu demando.

Per tiu artikolo mi celis atentigi ĉiun leganton pri la graveco de sindikato kaj partio, ke li sentu sin instigata aliĝi al ambaŭ, se li ne faris tion ĝis nun. Tiam ni povos ankaŭ pli sukcese labori por nia esperanta ideo inter la membraro de tiuj organizoj.

Leipzigano (135).

P. S. Por Sovetio miaj asertoj valoras nur ĝis ia grado.

★

La oferemo de SAT-anoj

K-do E. Izgur sendis al ni pri la ĉi supra temo longan pledon, kiun pro manko de loko ni ne povas publikigi. Tial ke nia SAT-ano verkisto estis malprave suspektita, rilate ricevon de honorario flanke de SAT pro aŭtorrajtoj, ni devas almenaŭ konigi la veron tiurilate:

La aŭtoro de “Nur volu” kaj “Je la nomo de l’ Vivo” tuj ĉe la unua eldono rezignis siajn aŭtorrajtojn; neniom da honorario li ricevis.

Plie li sciigas per ĉi tio, ke, se proletaj organizoj, ne havantaj eblon pagi honorarion, konscias kiel devon disvastigi liajn verkojn “Nur volu” kaj “Je la nomo de l’ Vivo” en nacia lingvo, ili tion povas fari tute libere. La plej granda rekompenco por li estos konscii, ke lia vivo ne trapasis vane.

K-do Izgur ankaŭ sciigas, ke lia verko “Je la nomo de l’ Vivo” estas jam tradukita germanen, francen kaj sveden.

★

PLENDO PRI KORESPONDADO

Ĉiam oni povas legi en fako “Korespondado” — “respondo garantiata” k. s. Sed fakte devus signifi: “respondo malgarantiata” kaj “ne certe respondas”. Tre longe ni batalis, ĝis ni organizis oficialan oficejon ĉe distrikta sindikataro por intern. korespondado. Ni motivis per tio, ke korespondado estas dezirinda por lab. sindikatoj, kaj pere de esp. ni tre rapide ĝin organizos kaj ricevos baldaŭan respondon. Sed, ho ve! mi jam forgesis, kiom da leteroj mi forsendis kaj ricevis dume entute — unu respondon, malgraŭ ke mi enmetis pretajn kovertojn kun resp. adresoj. Ĉu tiel oni povas atingi sukcesojn? K-doj, pripensu tion!

M. Rejtman.

Red. noto. — Similajn plendojn ni ricevas abunde. Sed ne dependas de ni, ĉu la koresp.-anoncintoj estas seriozaj aŭ ne. En nia epoko ŝajnas, ke promesoj, devoj, unuvorte moralo estas io antaŭjuĝa. Grava problemo nefacile solvebla. Cetere oni ne forgesu, ke ne ĉiuj anoncintoj estas SAT-anoj, k. ke eĉ inter la SAT-anoj troviĝas bedaŭrinde neseriozuloj. Tiaj uloj konsistigas la balaston, kiu ĝenas nian antaŭeniradon.

PRI INTERŜANĜO DE SALUTLETEROJ POR 1. MAJO

Ankaŭ en tiu ĉi jaro certe estos la deziro de vastaj proletaj amasoj, interŝanĝi vigle unuamajajn salutleterojn, por interalproksimiĝi. Do, estas la inda devo de ĉiuj SAT-anoj, plej akurate kaj laŭcele solvi la starigitan taskon, per tio propagandante por esp. kaj SAT. Necese ankaŭ estas, tiuokaze rememorigi, ke oni ĝustatempe sendu, ne nur kalkulante la tempon, kiun bezonas letero de unu lando al alia, sed ankaŭ la tempon, bezonatan por traduki kaj aperigi ĝin en la unuamajaj n-oj de l’ gazetaro. Krom tio estas dezirinde, ke forsendante la esp. leterojn de neesp-istaj organizoj, oni aldonu la originalojn kun stampo, subskriboj ktp., ĉar la efiko tiam estas pli granda. Speciale efikaj estas leterinterŝanĝoj inter samfakaj, samprofesiaj organizoj kaj ĉeloj diverslandaj. Ni do rekomendas la anoncojn en tiu ĉi kaj venontaj n-oj de “S-ulo”, kiuj koncernas leterinterŝanĝon por 1. majo, al la speciala atento de niaj laboremaj kaj propagandemaj K-doj.

PRI SAT-KONFERENCO

Kiel jam sciigite, post fino de la 8-a SAT-kongreso okazos la t. n. SAT-Konferenco, al kiu jam parto da sindikatoj (internaciaj kaj naciaj centroj) kaj div. aliaj organizoj estas invitita per la sube presita letero, kiun la aktivaj SAT-anoj volu traduki nacilingven kaj sendi al sia sindikata resp. partia ĵurnalo. La perantoj, kiuj ricevos peton de la invititaj organizoj, do komprenos, kion ili devas fari.

Invitletero. Kara K-do, kun granda plezuro mi volas en la nomo de SAT¹) kore inviti vian organizon partopreni en tre grava konferenco. Ĝi okazos en Göteborg (Svedio) la 18-an kaj 19-an de aŭgusto 1928. La provizora tagordo estas jena:

  1. Alilanda korespondado individua kaj grupa;
  2. Reciproka interŝanĝo de metilernantoj;
  3. Alilanda libertempa vizitado de infanoj kaj maturaĝuloj per laborista vojaĝ-asocio;
  4. Somerlernejoj kaj tendaroj en laborista edukado;
  5. Rilatoj de fotoamatoroj, sportuloj, junuloj ktp.

Ni bonvenigos pluajn proponojn kaj ankaŭ la nomojn de K-doj, kompetentaj por raporti en tiuj ĉi faktoj, kaj rilatajn

¹) Aldonu klarigon pri signifo kaj celo de SAT.

— paĝo 7 —

SENNACIULO 201

dokumentojn. Sendu kiel eble plej baldaŭ por enmeto en la presota tagordo.

Via organizo rajtas sendi laŭplaĉe kiom ajn da delegitoj, sed la kotizo por ĉiu delegito estas 1 marko. Ni penos trovi malkarajn loĝejojn ktp. en Göteborg, por limigi la kostojn. Por ŝpari tempon kaj gajni efikon en la Konferenco, ni proponas, ke ĉiu delegito povu paroli en sia preferata lingvo, sed nur esp-o estu uzata kiel traduklingvo, kaj en ĝi aperos la raporto.

Ne necesas substreki la bezonon de interkompreno en la tutmonda Laboristaro. Sur laborista solidareco fondiĝas ĉiu espero de pli bona mondo. Tiu ĉi Konferenco estas helpilo al tiu celo, kaj se vin interesas, mi volonte sendos pliajn detalojn.

En la nomo de SAT-Ekzekutivo.

Frate la via,

Mark Starr.

P. S. Se vi volas havi tradukon de tiu ĉi letero, helpos vin K-do (nomo kaj adreso de la SAT-peranto).

PRI VOLONTULA TRADUKA SERVO

Kelkfoje K-doj diskutis supran demandon en “S-ulo”, lastfoje en n-o 176. Al tiu lasta artikolo mi ne povas tute konsenti; ĝustas, ke la gvidantoj ne emas lerni pluan lingvon, sed estas ja fakto, ke la Proletoj plejcerte kredas al utilo de iu afero, se ĝin rekomendas la gvidantoj. Krome: ĉu nia celo ne estas, utiligi esp-on al la tutmonda laborist-movado ĝenerala? “La venko de esp-o venas (NUR?) de malsupre.” Bone, sed ni konsideru la antaŭe cititan fakton, ne forgesu nian celon kaj naturan spiritostaton de la Proletoj. Nome, ni tre bone spertis, ke gvidantoj konvinkitaj pri valoro kaj utilo de esp-o, nepre estas niaj plej bonaj propagandistoj. Ĉu pruvoj necesas? Mi nur intencis iom korekti tiun flankiĝintan opinion, ĉar neklareco tiudirekta povus fariĝi tre danĝera por nia movado.

Ĉu vi scias, ke la ĉefgvidantoj de la idistoj kolektiĝis en Moskvo kaj tie jam sukcesis fiksi ido-paroladojn pri (nature unue) neidaj temoj pere de plej forta “Radio-sendstacio je nomo de Komintern”? Certe ili nur sukcesis, ĉar unue ili interrilatis kun GVIDANTOJ, ĉu ne? Do, ankaŭ ni ne povas NUR de malsupre esperi disvastigi nian lingvon, sed ankaŭ ni bezonas helpon de la gvidantoj ĝis certa grado. La Socialista Sport-Internacio Laborista aplikas esp-on kaj tre propagandas por esp-o, sed ankaŭ tio okazas pere de la gvidantoj, kiuj nun eĉ mem studas esp-on; jen plua pruvo, ke la opinio de K-do Vahtkerl estas tro ekstreme flankiĝinta de fakta stato.

Konferenco de SAT-anoj el la 5-a sektoro

En iu antaŭa n-o de “S-ulo” ni jam komunikis, ke dum la Paskotagoj (7., 8. kaj 9. apr.) en Amsterdam okazos Konferenco de SAT-anoj el la kvina sektoro. La programo tekstas jene:

Sabaton je la 20-a horo: salutvespero. (Ejo: Diamantklubo “Konkordo”, Weesperplein 1). — Dimanĉon je la 10-a horo: Laborkunsido. (Ejo: PAS-Konstruaĵo, Plantage Parklaan 9). Posttagmeze: traurba promenado. Vespere je la 20-a h.: sciencaj paroladoj. Lundon: dumtage eksterurba ekskurso (i. a. al maro), vespere je la 20-a adiaŭa vespero.

Pro la altaj kostoj ni estas devigataj postuli de la konferencanoj kotizon de f. 0.50. K-doj, kiuj intencas partopreni, estas petataj komuniki tion, la daton kaj horon de alveno en Amsterdam al K-do G. H. Bosma, Wingerdweg 1, Amsterdam-Noord, al kiu ankaŭ la kotizo estu pagata. Por K-doj, kiuj deziras tion, ni rezervos ĉambrojn por la plej malaltaj prezoj. Gek-doj samsektoranoj ni kore invitas vin veni al Amsterdam por pasigi utile kaj agrable la Paskofeston.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Francio. La 8-a kongreso de “Fédération Esperantiste Ouvrière” okazos en Bourges dum pasko. Krom la div. laŭstatutaj raportoj la Kongr. diskutos pri 1. rilatoj inter LEA-oj k. SAT (projekto de EK de SAT); 2. instruo de la lingvo; organizado de perletera perfektiga kurso. El la morala rap. notinda estas la agado de la Estraro de FEO por laŭebla efektivigo de rezolucioj voĉdonitaj de la kongr. de Amsterd. Internacio k. de franciaj rev. sindikatoj (CGTU). Estis presataj 7000 cirkuleroj, kun aliĝilo por subtenantaj membroj, kies duono jam estas dissendita al la sindikatoj. Sekve alvenis kelkaj aliĝoj al la centro aŭ al la grupoj, k. informpetoj. Nia koresp. kurso ricevis, dum 1927, 295 informpetojn, enskribiĝis 190 gelern. Dum la jaro ni vendis 909 ekz. de nia kurslibro (de dec. 1925 — 3954 ekz. de la dua eldono estis venditaj). Parolaj kursoj funkcias nun en Bourges (30 lern.), Cette, ĉe kom. pioniroj. Grenoble (14 lern.), La Rochelle, Lyon, Marseille (en laborborso kaj Intern. Klubo de maristoj), plie 2 grupoj ekzistas en la antaŭurboj L’Estaque k. Saint-Henry, Montlucon, Nancy (du kursoj), Nimes (la laborborso pagas la kursgvidanton k. liveras senpage al la lern. lernolibrojn kaj kajerojn, el 30 enskrib. restas 16 lern.), Orleans (du kursoj ĉe popoldomo k. unu en laborborso), Paris (el 150 enskrib. ĉe 6 kursoj restas ĉ. la duono, jam 24 novaliĝintoj ricevis la grupo, en Pariza regiono: Aulnay-sous-Bois, Boulogne, Courbevoie (15 lern.), Gargan-Livry 2 kursoj, 15 k. 17 lern.), Le Raincy (17 lern.), Pantin (10 lern.), Port-Sainte-Marie (Lot-et-Garonne), Romans, Saint-Etienne, Saint-Pierre des-Corps (20 l.), Troyes, Tours, Toulon (2 kursoj), Vierson. Grupoj stariĝis en Montivilliers, Toulouse, Digoin (Saône et Loire). Novaj kursoj malfermiĝos en Agen k. Nérac (Lot-et-Garonne). — Belga Sekcio. En Bruxelles 4 kursoj por komenc. k. unu perfektiga (sume 68 lern.) Sekve de kurso ĉe tramista sindikato fondiĝis sekcio 30-membra. 18 lernas per koresp. kurso. En Borinage, regiona grupo stariĝis; Verviers, agema grupo; Liège, grupo stariĝanta. — Svisa sekcio. Kursoj en Genevo (25 lern.), Lausanne (20 lern.), en Social-Junularo de Vevey (16 lern.), en Le Locle (15 lernantoj). La sekretario H. Cachon. — Sovetio. Vjatka. Regule funkcias 2 kursoj k. 3 rondetoj en lernejoj k. klubo. Progresoj ankaŭ en regionaj urboj de gub., Jaransk k. Omutninsk. Gub. Kom. de IRH eldonis 18 div. pk. ilustr. kun esp. teksto. 13. 2. vesperkoncerto k. raporto de K-do Flejs pri ekonomio k. polit. vivo de eksterl. Laboristaro laŭ ricevitaj leteroj. Ĉe klubo ekspozicio de esp-aĵoj. Gub. Kongreso de profsindikatoj ricevis 5 eksterl. salutleterojn per esp. “Vjatka Vero” ĉiudimanĉe presigas 2—3 artikolojn laŭ esp. leteroj, esp. servo k. “S-ulo”.

Ĉe la neŭtraluloj

Instrua ministerio en Grekio publikigis jenan dekreton:

Ateno, la 14-an de okt. 1927.

Helena Respubliko Ministerio de kultoj k. de publika instruo Nro. 36 816

Al la Direktoroj de la Instruistaj Seminarioj de Elementa kaj Mezgrada Instruado.

Konsiderante la gravecon, kiun en la civilizita mondo prenas ĉiutage la intern. lingvo esperanto, k. opiniante ke la instruistoj de Elementa k. Mezgrada Instruado akiros grandan utilon el ĝia ellerno, ni komisiis d-ron A. Stamatiadis por instrui esp-on al la gelernantoj de la Instruistaj Seminarioj, kiuj troviĝas sub nia direkto.

La Ministro: subskr. T. Nikoloudis.

La 4. Ĉeĥoslovaka Esp-o-Kongreso okazos pentekoston en la bela banurbo Teplitz-Schönau (Norda Bohemio). Post la kongr. okazos ekskurso al la min-montaro.

[REKLAMO p.7] SENNACIECA REVUO. Januaro/Februaro 1928. LITERATURO. Enhavo: Henriko Allari: Skarlata maljusto. Novelo. — S. Grenkamp: Radio. Vers. — L. Ivn: La insigno. — Ŝio Traŭbe: En “kontoro”. Humoraĵo. — Multatuli: Pri moroj. El la holanda trad. G. P. Bruin. — G. Karaslavov: Al la vivo. El la bulg. trad. Stebek. — En la torturejo de la faŝistoj. El la germ. trad. Erich Haseloff. — N. Berendhof: Kampo da brakoj. Vers. El la rusa trad. N. N. — Mi-kaj-ŝi: La politikaj rifuĝantoj. — Vl. Elagin: Agitisto Ĥismetov. El la rusa trad. Vs. I. — N. M. Ĉernavskij: “Apogo de malfortuloj”. El ruslingva manuskripto trad. N. Nekrasov. Entute 32 paĝoj. Havebla ĉe la Administracio: R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27

— paĝo 8 —

202 SENNACIULO

[BILDO p.8 | 10,6,38,12] Desegnita kaplinia ornamo: malfermita libro kaj paperfolioj sur tablo, super la titolo de la rubriko.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Samoučitel mjejdumaroduavo jazyka pod redakcjej E. Drezen. Ŝtata Eldonejo, Moskvo 1927, 102 pĝ.

Ni bedaŭras, ke la aŭtoro, en la cetere bona lernolibro, donas kelkajn neoficialajn sufiksojn, kio — laŭ nia opinio — misgvidas la lernantojn. Fine, kial “nur” end, io, oz, ism kaj ne ankaŭ iz, iv ktp. Aŭ — aŭ. Ŝajnas al ni nepre evitinde fari tion laŭ sia propra gusto. Se ĉiu tiel faros, ni post 20 jaroj ne plu interkompreniĝos. Ni havas pruvojn, ke sovetaj K-doj jam plendas kontraŭ tiu enkondukema manio! Ni ne malfaciligu nian lingvon.

S. G. K.

Landoj de l’ Fantazio, de Teo Jung. Romano en tri partoj, originale verkita en esperanto. Kun kvar tutpaĝaj ilustraĵoj, titola kaj kovrila bildoj. 328 paĝoj. Prezo broŝ. g. mk. 3.20 (svis. fk. 4.—), duontole bindite g. mk. 4.80 (sv. fk. 6.—).

La libro laŭ la literatura k. ideologia vidpunkto ne prezentas grandan valoron. Sed ni tamen povas ĝin rekomendi pro la grandparte bona k. flua lingvo. Multaj laste aperintaj verkoj de eminentaj esp-istoj montris, ke ili ne scias aŭ jam forgesis nian lingvon. S-ro Jung kontraŭe pruvas, ke li ĝin posedas. La aŭtoro uzas multajn neologismojn, sed — laŭdinde — notas ilin k. donas klarigojn. Plej imitinda ago! Per tia ago oni ne misgvidas la leganton. Cetere vortoj kiel “starti, hangaro” estas plene akceptindaj. Ni bedaŭras, ke la aŭtoro ne notis ĉiujn novajn vortojn. Ni trovis ankoraŭ: incendio, ŝedo, atrapo, provianto, strangoli ktp. Ni bedaŭras la uzon de: tiukaze, ĉiukaze anst. tiuokaze, ĉiuokaze. Tiu “kazo” estas ofte misuzata precipe de germanoj. Kial “okazo” ne sufiĉu, se kaz’ havas laŭ oficiala vortaro alian sencon? La vorto transversi en la senco de transiri estas erara.

S. G. K.

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”:

Uj Előre (Nova Antaŭen, hung.), Nov-Jorko, 21. 10. 27, Peko de pastro; 30. 10., Kiel vund. Iljiĉ; 6. 11., Boris Stefanov; 2. 12., Eston. malliberejoj; Munkas (laboristo, hung.), Ostrava-Brivoz, 21. 1. Kiel vund. Iljiĉ: 15. 2., Peko de pastro; 10. 2., Siberio post 10 j.; Parisi Munkas (hung.), Parizo, 4. 2., Siberio post 10 j.

Represis el “SR.”:

Uj Előre, Nov-Jorko, 24. 10. 27, La blanka venĝo; 26. 10., Miĥaelĉjo: 6. 11., Tri festoj; Munkas, Ostrava-Pr., 10. 2., Vagonaro de morto.

Enhavis priesperantajn artikolojn kaj notojn:

Semajna raporto de la Societo por kultur-interligo de Sovetio kun eksterl. (aperas kvarlingve), 21. 1., 2 art. k. resumon en esp.; Der Deutsche Eisenbahner (Germ. Fervojisto), Berlin, 19. 2. (kom. kurs.); Freie Sport-Woche, Leipzig, 27. 2. (ankaŭ en esp.); El Heraldo Obrero, Meksiko, 11. 2.; Revista Blanca, Barcelona, 1. 3.; Munkáskultura, Budapest, marto, pri k. en esp-o; Plebs, London, febr.; Volksblatt, Bochum, 23. 2., Volkszeitung, Herne, 23. 2.; Le Cheminot, Lausanne, 2. 3. (angulo).

Enhavis trad. el esp. art. k. leteroj:

The Worker, London, 24. 2.; The Labour Woman, London, marto (ankaŭ pri SAT); Sächs. Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 2. 3.; Pskovskij Nabat, 28. 7., 31. 7., 28. 9., 6. 10., 13. 10., 19. 10., 12. 11., 28. 12. 1927, 22. 2. 1928; Pskovskij Pahar, 22. 2. 1928; Molodaja Derebnja, 14. 10. 1927, 24. 2. 1928.

NIA POŜTO

10 438. — Kelkaj pĝ. de nia gazeto estus necesaj por bone respondi vian demandon. Mi nur diru, ke jam malaperis kelkaj civilizacioj: la babilona, la egipta, la roma k. a. Sekve, oni povas logike ankaŭ prezenti al si la malaperon de la nuntempa kapitalista civilizacio, kiu portas kun si tiom da ĝermoj de disfalo. E. L.

  1. — Ni laŭeble uzos vian rakonteton en “La Lern.”.

10 389. — Aperos siavice.

  1. — Ni absolute ne scias, pri kiu artikolo vi parolas. Se plaĉas al vi resti en malliberejo, ni ne povas perforte liberigi vin.

  2. — Ni aperigas vian tradukon. La stilo estas bona; nur atentu pri uzado de l’ difinita artikolo “la”. Prefere verku originale pri lab. vivo.

  3. — “Hejtisto” aperos. Obstine daŭrigu viajn klopodojn.

  4. — Via stilo estas sufiĉe bona; vi certe povas akiri perfektecon, se vi tre atentas k. ne tro rapidas.

L. Iŝ. — Via artikoleto certe aperos. Varbu senlace inter viaj K-doj.

Red.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Sovetio.

K-do Aleksandro Timinskij, Arcibuŝevskaja str. 51, Samara (Volgo), dez. koresp. pri lab. movado k. a. temoj. Resp. garantiata.

K-do A. E. Zabojev, poŝtkesto, 16, Kohma, IV.-Voznesensk. gub. dez. koresp. pri terkulturo, ĝardenkulturo, vilaĝana k. lab. vivo. Resp. garantiata.

— Grupo de lab. metalistoj dez. koresp. kĉl. laboristoj k. komunistoj pri soc. k. lab. temoj, certe resp. Adr.: K-do A. Nesterenko, Ekaterinovskaja 66, Ejsk.

K-dino Olga Krivoplas, Kuznečnaja 12, Krjukov ap. Dnepro, dez. koresp. pri div. temoj kun instruistoj, L, PK, PI, kĉl. Resp. garantiata.

K-do D. Nikolaev, str. de Tukaev 84, Ufa, dez. koresp. pri proflaboro, fotografarto k. sporto kĉl. Nepre resp.

— Ni dez. koresp. pri klerigado, industrio, kooperativismo, virina movado, arto, muziko, lab. profesia k. partia vivo kĉl. Resp. garantiata. Adr.: Esperantista rondeto, str. Sovetska 14, ĉ. 6, Ufa.

K-do Seliŝĉev Semen Ksenofontoviĉ, vil. Brusjani, Sosnovo-Soloneckoj volosti, Samar. gub., dez. koresp. kun kamparanoj k. laboristoj el ĉl. Resp. ĉiam garantiata.

K-dino A. Skripkina, str. Gogolevskaja 15 loĝ. 7, Dnepropetrovsk, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj L, PK, PI. Resp. garantiata.

K-dino Mario Malkova, Borisovskij trakt. 47 kv. 2, Minsk, dez. koresp. kĉl. L, PK, PI.

— 15 junkomunistoj-tramistoj dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata. Adr.: I. Bespalov, Krasnaja 65, Krasnodar.

K-do K. Anurin, Krasnoarmejskaja 31, Krasnodar, dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.

— Esperantista Komitato anoncas, ke K-do S. N. Aptekman estas peranto por junulorganizoj, kom. jun. ĉeloj k. pionirorganizoj de urbo Rostov-Don. Adr.: Rostov-Don, Srednij pr. 39, kv. 6.

K-do Paŭlo Rohin (elektromuntisto), “Vodosovjet”, Groznij, Kaŭkazo, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj L, PK, PI, il. gaz.

ATENTU!

Rondeto de gejunuloj-esperantistoj, konsistanta el 30 personoj ĉe klubo 3. Internacionalo ĉe uzinoj de vagonaroj serĉas gekorespondantojn el ĉiuj landoj pri junularmovado, kondiĉoj de vivo, laboro ktp. — Respondo ĉiam garantiata.

Adr.: USSR, (Sovetio), gorod Bejica, Brjanskoj gub., Klubo de 3. Internacionalo, d. Krujka Esperantistov.

POR 1 MAJO

ni deziras aranĝi interŝanĝon de salutleteroj kun organizoj fervojistaj k. komjunularaj en ĉ. l. Respondo garantiata. Adr.: USSR, Samara, Leo Tolstoj 94, jeleznodorojnij klub, al SEU-ĉelo.

ENHAVO:

paĝo
La kaŭzoj de milito 195—96
Göteborg, la urbo de l’ 8-a SAT-kongreso 196
El Ĉilio 197
Eklezíaj aferoj en Estonio 197
Nia laborista klubo 197
Laboristoj, ni estas tro multnombraj 197—98
Tago el la vivo de alĝera “Fatma” 198
Faktoj sen komentoj 198
Ĝustigo 198
Efikoj de la pendigilo 198—99
Eksterordinara tago el mia vivo 199
Tra Esperantio 200—02
Korespondado, anoncoj 202

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

N-ro 182, 29-a de marto 1928

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 32,3,45,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.»

4-a Jaro. N-o 182 — APERAS SEMAJNE — 29. Marto 1928

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

Pri la rolo de kelkaj luteranaj sektoj

En la skandinavaj kaj anglo-saksaj landoj la religia demando ofte ludas tre gravan rolon en la ĉiutaga vivo. Tial, ekzemple, en Skandinavio, oni povis vidi, ke la kontraŭreligia luktado antaŭis la ekfloradon de socialista laborista movado. Kaj poste, kiam la luterana eklezio devis konstati, ke la proletaj amasoj, instruitaj per pli ol tridekjara kontraŭreligia propagando, ne plu estas konkereblaj per la samaj rimedoj, ĝi faris al ili cedojn. Sub la instigo de l’ ĉefepiskopo de Upsala, Soederblom, modernaj teologoj kreis nov-luteranan religion (neo-luteranismon), kiu neas la inferon kaj akceptas, kun iuj modifoj, la antropocentran koncepton pri dio (t. e. ke dio estas farita por la homoj, kaj ne la homoj por dio).

Sed tiu evoluo de l’ luterana kredo oficiala havis pli gravan efikon. Ĝi forprenis al la protestanta eklezio pli ol la duonon de la kreduloj, kiuj kolektiĝis en multnombraj eknaskiĝantaj sektoj. Tiuj sektoj montras kreskantan tendencon. Ke tio ebliĝis, devenas sole el tiu fakto, ke la maldekstraj partioj longan tempon nur kontraŭbatalis la eklezion, sed ne la religion mem.

Ĉiuj tiuj sektoj, idoj de l’ protestantismo, batalas inter si mem. La plej ortodoksa estas la metodismo, deveninta de l’ anglikana eklezio. Sed ekzistas kelkaj aliaj, nenio malpli ol ortodoksaj: la baptismo, kiu havas kelkajn milionojn da adeptoj en Skandinavio kaj Usono, la Pentekostanoj, kies fideluloj amerikanaj titoliĝas “holy rollers” (la sanktaj ruliĝantoj) kaj kiuj certe estas la plej danĝeraj. Tiuj doktrinoj (se oni tiel povas nomi) venis kun la anglo-saksaj kaj skandinavaj elmigrantoj Usonon kaj havas tie nuntempe la plej multajn anojn. Aliaj sektoj restis pli regionaj kaj lokaj. Ekz. ekzistas ankoraŭ en la ĉirkaŭaĵo de l’ urbo Göteborg (nia kongresa urbo) religia komunumo kies konvinkoj pri la praveco de sia doktrino estas tiom enradikiĝintaj, ke ĝi verkis mondkarton, kie sola la urbo Göteborg estas indikita kiel libera de la plena detruiĝo en la tago de l’ lasta Juĝo.

La plej danĝera sekto, la Pentekostanoj, adaptis plej lerte sian doktrinon al la bezonoj de l’ fideluloj. Ĝi permesas trakti kun dio sur la bazo de egaleco, eĉ familiare. Dio estas amiko, kamarado. Se oni bezonas ion, eĉ tre sensignifan objekton, vi povas ĝin peti al li, ĉu temas pri bifsteko aŭ pri paro da botoj. Dio interesiĝas pri ĉiuj flankoj de l’ praktika vivo. Por kontraŭbalanci tiun materian parton de l’ doktrino, oni inventis mistikan parton, kiu fondiĝas sur la miraklo de l’ Sankta Spirito, aperinta al la apostoloj en Pentekosto. En kunvenoj, virinoj estas tuŝataj de tiu difavoro; ili balbutas nekompreneblan lingvon, kiu devis esti tiu de l’ Sankta Spirito. La tuta ĉeestantaro dankas per senformaj krioj por ĝia senmezura boneco. Duonhoron poste, la polico devas konduki tiujn malfeliĉulinojn en frenezulejon.

Dum en Skandinavio kaj Anglio tiuj sektoj, de l’ metodismo ĝis la “Kristana Scienco”, ne estas sen influo en la publika vivo, en Usono ili estas la estroj. Oni vidis tion en la fama proceso de Dayton (elp. Detn), kie homoj estis kondamnataj, ĉar ili instruis laŭ la tezoj de Darvin.

Juna usona romanverkisto, Sinclair Lewis (elp. Sinkler Luis), direktis en sia romano Elmer Gantri terurajn akuzojn kontraŭ la religiaj sektoj kaj aliaj metodoj en Usono. Ĝi aperis antaŭ unu jaro kaj tuj estis konfiskata en kelkaj usonaj ŝtatoj, kaj kompreneble en ŝtato Masaĉuzets (famiĝinta per la afero Sacco-Vanzetti). Lewis senmaskigas en la persono de Elmer Gantri, nuntempa tipa reprezentanto de l’ religia Usono, la amerikan sektaron, en kiu medio la verkisto mem kreskis.

La usonaj sektoj neas la sciencon. Ili kredas laŭlitere al la instruoj de l’ biblio. La “Kristana Scienco”, fondita antaŭ kvindeko da jaroj de virino, Meri Beker Edi, estas verŝajne la plej riĉa, se ne la plej potenca. La usonanoj nomas ĝin la religio de l’ riĉuloj. Ĝi neas la malbonon, sekve ankaŭ la malsanon. Dio, estante bona, kreis ĉion perfekta; nek malbono nek malsano ekzistas. Havante “imagan malsanon”, oni do ne alvoku kuraciston, sed “praktikiston” (aŭ “doktoron”) de l’ Kristana Scienco, kiu, bone pagata por kelkaj konsultoj, faros la neceson por kuraci “la malsanon”. Tiu metio de “praktikado” de l’ Kristana Scienco estas hodiaŭ en Usono unu el la plej profitigaj.

La ekzemplo de l’ Kristana Scienco estis imitata de la aliaj sektoj; ĉar nur religio, kiu povas kuraci malsanojn, havas ŝancojn varbi adeptojn. Ĉiuj usonaj sektoj, ankaŭ la baptismo, praktikas la miraklan sanigadon. Tiel la religio kontentigas ĉiujn bezonojn de l’ ĉiutaga vivo.

Sed tio ne sufiĉas por moderna

— paĝo 2 —

204 — SENNACIULO

popolo kiel la usona. Oni inventas pli modernajn metodojn. Oni anoncas publikajn paroladojn pri temoj de furoro: “Se Jesuo vivus ankoraŭ, ĉu li ankaŭ estus ludinta poker-on?” aŭ ankoraŭ: “Ĉu vi kredas, ke dio aprobus, ke vi vestas vin per silkaj ŝtrumpoj, se li hodiaŭ malsuprenvenus al ni?” k. a. La publiko estas pli multnombra ol iam en la usonaj preĝejoj. Por konverti sportantan popolon, ekzistas ankoraŭ aliaj rimedoj. Oni elektas pastrojn, kiuj havas neordinaran fizikan forton, kiuj estas efektivaj atletoj, ludas rugby-on (elp. ragbi) kiel piedpilkon kaj ne ignoras la “noblan arton de l’ memdefendo” kiel la boksadon. Vera pastro devas scii interbatiĝi dum siaj rondvojaĝoj.

Sed ne nur sporto kaj kino devas servi al la moderna religio. Oni povas citi multajn okazojn, kie pastroj ĝuantaj esceptan popularecon, trudanstataŭas la lokan policon. Ili vizitas drinkejojn aŭ restoraciojn, fermitajn sekretajn domojn aŭ asociojn, kiuj ial estas konsiderataj kiel kontraŭaj al la instruoj de l’ biblio. Ne zorgante pri la polico, nur apogante sin sur la publika opinio ekscitegita, ili elrabadas la meblaron, arestas personojn laŭvole, kiuj malplaĉas al ili kaj metas ilin en malliberejon. Poste oni ilin reliberigas, sed la efiko volita estas produktita: tiu aŭ alia sekto havis sian reklamon.

Kompreneble la libro de Lewis elvokis grandegan indignon en Usono. —

La religiaj sektoj ekzistas same en la sino¹) de l’ katolikismo kiel en ĉiuj aliaj religioj. Sed neniam oni vidis religion tiel praktikatan kiel en Skandinavio kaj Usono, kie la ridindo ligiĝas kun la abomenindo; kie la sento por la praktiko unuiĝas kun la plej pura mistikismo.

¹) Meze de.

EKZEKUTISTO KAJ VIKTIMO

La faŝismo kaj ĝia sanga ĉefo, Musolini, plenumis novan, teruran krimon, ne malsuperan je malnoblegeco al la mortigo de Mateoti. En la karcero de Peruzo de faŝistaj banditoj torturadis kaj fine fimortigis junan revoluciulon Gastono Sozzi.

Itala elmigrinto, vivanta nun en Parizo, malkovras, kiel komenton al tiu teruraĵo, detalojn pri la intimaj rilatoj de l’ iama “socialisto” Musolini al la familio Sozzi. Legante tion, oni komprenos la karakteron kaj la “animon” de l’ “nobla duce”, el kiu iuj malsaĝigitaj fervoruloj volas fari la “grandan ŝtatgvidanton” de hodiaŭ. Oni komprenos, ke Musolini ĵetus en malliberejon sian propran patron, se tiu vivus hodiaŭ. Lia patro estis unu el la unuaj propagandistoj de l’ Internacio kaj estis persekutata de la polico. Ĉiam estis karakteriza por tiu malnoblulo (la filo Musolini) la absoluta manko de ĉiu intelekta kaj morala justemo, kaj la deziro, per ĉiuj rimedoj, en ĉiuj okazoj tenti la fortunon.

Aventuriste li alvenis al socialismo, hazarde trovante lokon ĉe socialista ĵurnalo. Li estis forpelata, revenis, estis en 1909 sekretario de Laborista Ĉambro, kiun li en pli malfrua tempo detruigis kaj forbruligis per siaj “nigraj ĉemizoj”. Poste li troviĝis dum jaroj en Forli; revoluciema, li estis kontrolata de l’ polico, ribeligis la amason kontraŭ la forveturo de soldatoj al Libio (!).

En tiu tempo Musolini estis gasto kaj amiko de la familio Sozzi. Li ofte vizitis la familion en la vilao de Cezena, kie li estis akceptata fratece. Li tie bone konis la “malgrandan Gastonon”, infanon de malvolvita inteligento kaj miriga matureco. Pli ol unu fojon, la

[BILDO p.2 | 39,48,63,73] Portreto de juna viro kun okulvitroj, kravato kaj jako. Subskribo: Gastono Sozzi.

nuna diktatoro tenis en siaj brakoj la etulon, sian estontan viktimon, karesis lin, dirante: “Li fariĝos bona socialisto!”

Kaj certe, Gastono Sozzi lernis en la proleta, revoluciula avangardo. Li oferis sian universitatan karieron por la studo kaj la luktoj de l’ laborista movado. Tre june aliĝinta al la revoluciaj vicoj, li gardis sian lokon batalante ĝis la fino. Li ne fleksiĝis sub la plej kruelegaj torturoj ordonitaj de la sama homo, kiu iam lin ĉirkaŭprenis, antaŭdirante al li estonton de “bona socialisto”.

Kia honto kaj kia leciono! Du vivoj, vizaĝo kontraŭ vizaĝo: unu — tiu de Gastono Sozzi, kiu vivis kaj mortis heroe por la afero de l’ Proletaro. La alia, tiu de Musolini, plena de perfidoj kaj krimoj en la servo de l’ kapitalo, mortiganta unu el siaj malnovaj samkredanoj.

★

La unua sindikata junulara kongreso en Britio

Tutlanda konferenco de junaj membroj de la brita Sindikato de Butikhelpantoj, Tenejistoj kaj Oficistoj (National Amalgamated Union of Shop Assistants, Warehousemen and Clerks) okazis en Londono 29-an de jan. 1928. Ĉeestis 72 delegitoj el 21 distriktoj. Estis la unua tutlanda konferenco de junaj sindikatanoj en Britio. Depost la milito, pro la daŭra industria krizo, estas malfacile al junuloj ricevi laboron en produktaj metioj; sekve okazas grandega enfluo da junuloj en disvendajn okupojn. La ekspluatado de junaj disvendistoj estas senhonta kaj senskrupula, kaj tre multaj estas maldungataj, tuj kiam ili atingis la 18-an vivjaron.

La konferenca tagordo enhavis 51 punktojn. Iu klopodis malaltigi de 25 ĝis 21 jaroj la aĝlimon por aneco al niaj junulaj sekcioj: sed estas kontraŭleĝe ĉi tie por junuloj ĝis-21-jaraj, havi oficon en sindikato, kaj ĉar oni opiniis, ke 21-vivjara aĝlimo malhelpos nian junulan movadon, tiun proponon oni rifuzis.

Pri la grava aktualaĵo de Organizado, rezolucio estis proponata, ke ĉiu distrikta konsilantaro starigu Junulajn Konsilantarojn por allogi kaj teni junajn laboristojn. Ĉi tiuj konsilantaroj sendu delegitojn al filiaj kaj distriktaj ekzekutivoj. Tiu rezolucio kondamnis la starigon de apartaj junulaj sekcioj, ĉar oni kredas, ke tia organizstrukturo izolos la junajn de la maturaĝaj membroj. La opinioj pri la propono estis diversaj, sed fine oni akceptis la rezolucion, laŭ kiu niaj junaj anoj nun devas labori interne de niaj lokaj filioj kaj ne starigu apartajn sekciojn.

Ili plue petis la C. E. K., ke ĝi enmetu paragrafon en ĉiujn salajr-kontraktojn por limigi la nombron da metilernantoj rilate al plenaĝuloj. La pligrandigo de nia sportmovado estis diskutata, kaj la konferenco decidis klopodi aranĝi ĉiujarajn turnirojn inter niaj distriktaj sportgrupoj.

Oni konsentis peti la C. E. K., ke ĝi ĉiujare kunvenigu tutlandan konferencon de delegitoj el ĉiuj junulaj konsilantaroj. Rezolucion oni malakceptis, kiu proponas, ke ĉiuj junaj membroj havu plenajn anecajn rajtojn kontraŭ

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 205

pli malaltaj kotizoj. La leĝo de Britio malpermesas al sindikatoj, ke ili donu plenajn rajtojn al membroj malpli ol 21-jaraj. La konferenco opiniis, ke la registaro devus provizi specialan pagon kaj plenan subtenadon al junaj senlaboruloj.

La konferenco petis la T. U. C. (sindikataran Estaron), ke ĝi starigu specialan fakon por pritrakti junulajn problemojn kaj por organizi tutlandan propagandon.

La konferenco unuvoĉe akceptis la jenan postularon:

  1. 40-hora laborsemajno por ĝis-18-jaruloj.
  2. Neniaj superhoroj por ĝis-18-jaruloj.
  3. Salajroj estu laŭ la Nacia Minimuma Tarifo de la Sindikato.
  4. Dusemajna somera libertempo kun plena salajro; plena salajro dum ĉiuj leĝaj (publikaj) libertagoj; plena salajro dum malsaneco.
  5. Malstarigo de metilernantaj kontraktoj; sindikata kontrolado de eniro en industrion; ne pli ol unu lernanto kun 3 maturaĝuloj.
  6. Plena metia instruado dum laborhoroj.

Spite la kontraŭstaro de la C. E. K.-anoj, la konferenco akceptis la jenan rezolucion: “Estu elektotaj sep komitatanoj kiuj helpos kaj avertos la Centran Ekzekutivon pri la disvolviĝo de la junulara movado en la sindikato.”

Tio estas konciza resumo pri longa konferenco, kiu estis tre vigla kaj laborema. Ekster ĉia dubo tiu konferenco instigos la delegitojn labori pli forte por la organizo, kaj donos grandan antaŭenpuŝon al nia junulara movado.

S. H. Brooks (8500).

[BILDO p.3 | 7,63,19,73] Desegnita branĉo (palmo aŭ laŭro) super la kadro de la anonco.

[REKLAMO p.3] Ni antaŭeniras, sed malrapide, al la kvara milo da abonantoj. Ni plirapidigu la paŝojn. Ĉe la apero de ĝia ducenta n-o, “S-ulo” havu nepre 4000 abonantojn. Tio estas ebla, se ĉiu faras sian devon.

Letero el Aŭstralio

Mi loĝas en Maryborough (elp. Merbero), urbeto kun proksimume 13 000 loĝantoj, el kiuj 1000 nun estas registritaj senlaboruloj. Ĉiu persono, kiu estas maldungita, sed laboris dum la lastaj ses monatoj, ricevas kompenson de 25 ŝilingoj dum 13 semajnoj kaj 4 ŝil. por ĉiu infano. Ĉiu laboranta persono devas pagi 4 pencojn semajne kiel asekura mono. La senlaboreco estas terure granda en Aŭstralio. Estas 100 000 senlaboruloj en lando de apenaŭ 6 milionoj da homoj, kaj la federala konservativa registaro klopodas alkonduki en tiun staton ankoraŭ pli da homoj, kun la intenco, malaltigi la salajrojn de la laboristoj. En tio ĝi estas helpata de la estraro de l’ “Salvation Army” (Sav-Armeo). La neklaskonsciaj laboristoj rigardas siajn laborist-kolegojn kiel malamikojn, precipe, se tiuj lastaj havas pli nigran haŭton ol ili.

El la supraj linioj vi rimarkas, ke ne eĉ ekzistas en Aŭstralio sufiĉe da laboro por la loĝantaro. Tial mi avertas ĉiun, kiu dependas de sia propra laboro, veni ĉi tien.

K-dino A. G. (9625).

El Okcidenta Ukrainio

(Polio)

Por ilustri, kiel malfacilega kaj peniga estas la batalo por la liberigo de la ukrainiaj laborist-amasoj el la jugo de Polio kaj por samtempe karakterizi la severan reĝimon regantan en nia lando, estu citata jena fakto: La ukrainlingva revoluciema gazeto “Svitlo” (Lumo), eldonata ĉe la komenco de l’ nuna jaro dum periodo de tri jaroj, aperigis 112 numerojn. Dum tiu mallonga tempo trafis la gazeton tri interrompoj kaŭzitaj de polica interveno. La plej longa el ili daŭris sep monatojn. La redaktorojn oni arestis trifoje. En 1926 la respondeca redaktoro sidis 5 monatojn en malliberejo. El la aperintaj 111 estis konfiskataj 77 numeroj. Entute oni konfiskis 150 artikolojn. Ĉiujn, escepte unu, la juĝo konfirmis.

Pli-malpli sama sorto trafis la organojn de l’ kampar-laborista partio (Selrob) — “Naŝe slovo” (Nia vorto) kaj “Naŝe ĵitja” (Nia vivo). Eĉ la Labkamparanan komitaton por helpi al suferantoj pro la superakvego en Galicio la polico severe persekutadas, arestis kelkajn membrojn de l’ centra komitato kaj malpermesis la laboron.

M. Ŝpetrik.

LA BENGUELA FERVOJO

La 27-an de novembro 1927, la Benguela (elparolu: Bejngela) fervojo atingis la orientan landlimon de Angola je sia 1241-a kilometro. (Laŭ jusa traktado decidita inter belga kaj portugala registaroj, la Angola-Kongolanda landlimo estas transmetota pli orienten, ĝuste ĉe la regiono trairita de la Benguela fervojo. Pro tio ankoraŭ estas konstruotaj 104 kilometroj de tiu fervojo en la aneksigota teritorio).

Ĉi novaĵo, verŝajne neatentinda, estas tamen tre grava por la ekonomia vivo de ĉi-kolonio.

La koncesio je la konstruado kaj ekspluatado de tiu fervojo estis donita la 28-an de novembro 1902, — do, antaŭ ĝuste 25 jaroj — al angla entrepreno, gvidata kaj financata de Robert Williams (Robert Uiljams), fama, speciale en koloniaj metioj, angla financulo. Ties celo estas, atingi la riĉegan pro kuprotavoloj regionon Katanga, kuŝantan proksime de la suda apud-Rodezia landlimo de belga Kongolando, kaj ebligi, por la transportado de la tie elfosita mineralaĵo, pliproksiman vojon al Eŭropo. La antaŭa kaj nuntempa vojo, sekvata de tiu mineralaĵo, estis ĉirkaŭe 4000 kilometroj per fervojo ĝis iu haveno el suda aŭ sudorienta Afriko, kaj certe ne malpli ol 20 tagoj perŝipe laŭlonge de Atlantika Oceano, aŭ de Hindia Oceano kaj Mediteranea Maro, ĝis Belgio aŭ Anglio (ĝustan celon mi ne konas).

La estonta vojo estos sendube tiu tra Angola, ĉar de la nun atingita landlimo al Katanga estas nur ĉ. 500 kilometroj (la tuta longeco de la fervojo estos do 1700—1800 kilometroj) kaj de la Atlantika Angola haveno Lobito (Laŭbitu), kie komencas la fervojo, la marvojaĝo ĝis Eŭropo daŭros dum ne pli ol 15—17 tagoj.

Por la ekonomie malsanega vivo de Angola tiu devojiĝo tra ĝi de la Katangaj mineralaĵoj estos nedubinde efikplena refortigilo. Cetere la Benguela fervojo, kies unuaj 700 km. jam estas en ekspluatado, trairas tre riĉajn regionojn, kies produktaĵoj estos pli facile transportataj ĝis la oceanbordo, kaj ankaŭ regionojn tre riĉajn, sed ne ankoraŭ ekspluatatajn pro la manko de taŭga transportilo, kaj eĉ ankoraŭ malbone esploratajn pro ilia malproksimeco.

Sed, kion ni tamen vidas?

La urbo Lobito, estonta deponejo de la mineralaĵo el Katanga, estas nur konglomerato el dise metitaj barakoj aŭ budoj el zinko kaj tabuloj. La haveno, longega golfo, kien post du aŭ tri jaroj venos ĉiumonate kelkdekoj da ŝipoj por ricevi la kuprominaĵon, posedas nur unu albordiĝejon pontoforman, konstruitan el ligno, ĉe kiu povas samtempe troviĝi nur du ŝipoj.

Kompreneble, ne multon ni profitos — ni, eŭropaj laboruloj, kaj ni, nigrorasulaj proletoj — el tia plivigligo de la enlanda ekonomio. La leonan parton prenos la koncesiuloj kaj la ŝtato, kiu ne ankoraŭ

— paĝo 4 —

206 — SENNACIULO

(kaj ankoraŭ dumlonge) estas nia, sed de l’ riĉegaj koloniuloj (ĉu blank- aŭ nigro-haŭtaj).

Sed tamen, kelkaj el ties konsekvencoj, kiel ekzemple la malapero de l’ senlaboreca nebulo, kaŭzata de l’ nuna krizostato, kaj verŝajne iom pli da aĉetopovo por nia perlaborita mono, utilas al ni kaj meritas la atentigon pri la fakto.

Samtempe, la inerteco de la registaroj de Angola, kiuj neutile elspezis kaj elspezadas tiom da mono, sed ne kapablis akompani, koncerne al haveno de Lobito, la ja viglan laboron de l’ fervojkoncesiuloj, meritas ankaŭ nian severan mallaŭdon.

AFRA.

★

El Naturo kaj Scienco

Vivo, vivo, vivo…

Ĝi trapenetras kaj regas ĉiujn objektojn kaj tamen ĉiam malaperas el niaj okuloj. Vivas la homo, suĉbesto, birdo, reptilio, fiŝo, insekto, limako, estaĵoj en ŝlimo de lageto, eĉ vegetaĵo varmiganta sin en radioj de la suno. De vivaĵo plej alta — homo — ĝis plej simpla protozoo en fundo de l’ oceano, ĉio spiras, digestas, klopodas, batalas por ekzisti; ĉio vivas per propra maniero; kaj ĉiuj tiuj vivaĵoj prezentas senĉesan, kompaktan, suprenleviĝantan vicon, en kiu ĉiu pli alta membro kreiĝis el la antaŭa per apenaŭ rimarkebla ia perfektiĝo.

Ĉe la plej subaj unuĉelaj kreaĵoj ŝajne ĉesas la Vivo; “kie ne ekzistas ĉelo protoplasma, ne ekzistas ankaŭ la vivo”, oni lernigis niajn gepatrojn.

Sed la sciencaj esploroj lastjaraj forigis tiujn asertojn en la regnon de malveroj. Hodiaŭ ni ja scias, ke ĉio estas vivanta, ĉio — mi diras, — ĉu la mineralo, ŝtono, metalo, akvo aŭ aero. Niaj neperfektaj sentoj ne kapablas certe ankoraŭ percepti tiujn bagatelajn, kvazaŭ latentajn (kaŝajn) elmontrojn de vivo en regno minerala. Tio estas tasko por estonto.

Sed spite tio ni scias kaj sentas almenaŭ, ke ni ne estas specialaĵo en la kadro de l’ naturo. En la naturo regas unueco. La materio substance estas la sama, kvankam ĝi montriĝas milionforme; ankaŭ la energio, estranta ĝin, estas substance la sama, spite tio ke ni ekkonas ĝin kiel lumon, kiel elektron aŭ koherecon aŭ aliel. Kaj la materio videbla ne estas io alia ol palpebla nodo de kosma energi-ondado, unu formo de Forto, nenio plu. Mahamaja — granda trompo nomas tion la hindaj okultaj pensuloj.

Ni vivas per Forto, per ĝi vivas ankaŭ ĉiuj aliaj atomoj de l’ Materio en la kosmo. Kaj ĉar ĉion vivantan regas nur unu senlima, nehaltigebla leĝo: — leĝo de Evoluo — tial laŭvice ĉiuj pli malsupraj formoj de absoluta vivo materia atingos la formojn pli altajn! Kaj estas eble al ni, konsiderantaj nin plej perfektaj vivaĵoj sur Tero, vidi en tiuj formoj pli subaj nian propran estintecon, vojon, tra kiu ankaŭ ni venis!…

Tial do interesas nin tiom ĉiu skarabeto, ĉiu branĉeto de arbo, ŝtono, ĉiu vivaĵriĉa akvofluo. En tio ni ekkonas la naturon kaj ĉiujn leĝojn de ĝia Evoluo, por apliki ilin al niaj propraj celadoj.

La evoluo al pli bono estas ja impulso ne nur de la naturo, sed ankaŭ de la homara historio, kaj ĝuste la kredo al ĝi estigis la celadon al Socialismo.

El gaz. “Laborista Klerigo” trad. Lujak.

★

Al kiu apartenas la estonto?

La estonto apartenas al tiu, kiu havas plej multe da nafto — diras la kapitalistoj kaj devigas la scienculojn elkalkuli la proprajn naftajn riĉaĵojn kaj tiujn de aliaj landoj.

Laŭ usonaj sciigoj la tutmonda naftprovizo estas proksimume iom pli ol 9 miliardoj da tunoj. La plej riĉa lando estas Usono, havanta ĉ. unu miliardon, kaj Sovetio havas nur 860 milionojn da tunoj. Sed, kiel montras la lastaj sciencaj esploroj, la provizo da nafto en Sovetio estas pli granda kaj egalas proksimume al du kaj duono da miliardoj da tunoj:

Laŭ regionoj en milionoj da tunoj %
Baku 1442,6 50,1
Groznij 890,0 31,3
Kubanj 65,6 2,3
Zakaŭkazje 32,8 1,1
Uralo 262,4 9,1
Uhta 32,8 1,1
Zakaspij 32,8 1,1
Fergana 16,4 0,6
Sahalin 98,4 3,4

Sekve la plej riĉa lando laŭ nafta provizo estas Sovetio. Ĝi povas kontraŭstari kapitalistan landon. Aldonu vi al tiu ĉi riĉaĵo la sovetan reĝimon, kaj vi komprenos la malamon de Ĉemberlenoj kaj ĉemberlenanoj.

(3409)

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

(Daŭrigo dekoka)

Kvankam la Romana Imperio estis grandega, ĝi tamen reprezentis nur malgrandan parton el la Tero. Ĉe la limoj, Alamanoj, Frankoj, Gotoj, Skitoj, Partoj k. a. Barbaroj senĉese provis invadi kaj kelkfoje sukcesis. El tio oni devas konkludi, ke paco kaj ordo povos definitive regi nur kiam ekzistos politika mondunueco.

La fakto, ke la Imperio kunligis kaj unuecigis multajn popolojn, kiuj antaŭe interbatalis, kreis objektivan kondiĉon por ke povu estiĝi kosmopolitisma ideologio.

La senpatriotismo de kelkaj grekaj filozofoj ja ne povus naskiĝi, se ne jam ekzistus la imperio de Aleksandro. Similan fakton ni konstatas ĉe la ekzisto de la Romana Imperio. La unuaj kristanoj estis ankaŭ sennacianoj. Sankta Paŭlo, la vera fondinto de l’ katolikismo, apartenis al la ekspluatata klaso kaj estis Romana civitano. Tiun civitanecon li cetere malkonfesis: “Ni ne havas civiton, ni atendas tiun, kiu devas stariĝi,” deklaris la unuaj kristanoj.

Ili atendis la “Civiton de Dio”, kiu ampleksos ĉiujn popolojn, ĉiujn rasojn, la tutan mondon; ili sopiris al la civito, kie forestos sklavoj, riĉuloj kaj malriĉuloj, kie estos nur egaluloj, fratoj. Bedaŭrinde la forfalo de l’ Romana Imperio detruis la materian bazon, por ke tia ideologio povu esti alio ol revo.

Dum tri jarcentoj, la kristanoj estis konsiderataj kiel revolucianoj, kiuj danĝerigas la sociordon, kaj pro tio ili estis persekutataj. Sed dum tiu longa tempo, iliaj gvidantoj, la episkopoj, akiris aŭtoritaton kaj sufiĉe bonan pozicion. Unu lerta imperiestro, Konstanteno, komprenis, ke la kristana religio, kiel la aliaj, povas esti ankaŭ helpilo por la regado. Li ĉesigis la persekutojn kaj eĉ subtenis la novan religion. De tiu tempo la kristanismo tute perdis sian dekomencan karakteron kaj fariĝis nova trompilo por servutigi la popolon.

Tamen la katolikismo ankoraŭ nuntempe celas tutmondan spiritan superregadon, kaj la lertaj apologiistoj per belaj frazoj sukcesas akordigi la kulton al la patrio, t. e. al nacieca religio, kun la kulto al unu sola universala dio. La “Civito de Dio” ekzistas en la transmondo; ĉiu bona, obeema kredulo ĝuos postmortan feliĉon. Dume li devas elporti ĉiujn surterajn maljustaĵojn…

La forfalo de la Romana Imperio metis en la historion, dum 1000 jaroj, nigran makulon. Sed en la 14-a jarcento reviviĝis en Italio la antikva kulturo. Ekfloris la movado nomita Renesanco, kiu venke disvastiĝis tra tuta Eŭropo. De tiu tempo la homaro rekomencis sian antaŭeniradon al senĉesa pligrandiĝo de la politikaj unuoj.

La historio de la modernaj tempoj estas sufiĉe konata, tial mi ne priparolos la longajn, sangajn batalojn, per kiuj stariĝis la nuntempaj politikaj unuoj, kiujn oni nomas nacioj. Ni prefere tuj transiru al la ekzameno de la moderna patriotismo.

E. Lanti.

(Pluo sekvos.)

— paĝo 5 —

SENNACIULO 207

TAGO EL MIA VIVO

Mi naskiĝis en la urbo Kiev. Mia familio konsistas el patro, patrino, tri fratoj kaj du fratinoj. Mi estas 24-jara laboristo kaj laboras en la ŝtata eldonejo de Ukrainio. Mi ricevas monate 63 rublojn, laboras 8 horojn kaj havas en jaro unumonatan libertempon, dum kiu mi restadas senpage en ripozdomo.

[BILDO p.5 | 20,16,34,34] Ovala portreto-foto de juna viro kun mallongaj lipharoj, en jako kaj kravato.

Mia tago pasas tiele: Ĉiumatene mi vekiĝas je la 5.20 h. Jam de la 5-a mia patrino ekbruligas la fornon, preparante por mi teon kaj matenmanĝon. Trinkinte kaj manĝinte mi foriras je la 6.20 h. al la laborejo.

La ŝtata eldonejo de Ukrainio presas milionojn da lernolibroj por lernejoj. Niajn librojn oni trovas en ĉiuj urboj de Sovetio.

La laboro finiĝas je la 15-a horo, kaj mi iras hejmen, kie mi post 15 minutoj tagmanĝas kun miaj gepatroj. Dimanĉe mi ne laboras, sed promenas kun miaj Gek-doj kaj vizitas teatron aŭ kinematografon.

Mirono-Ler (9082).

★

KELKAJ MEMORAĴOJ

Mi naskiĝis kaj vivadis dum la tuta vivo inter laboristoj, kaj pro tio mi nature ĉiam estis malriĉulo. Kiam mi estis 12-jarulo, mia patro mortis, kaj mi daŭre suferis pro malriĉeco, malsano kaj senlaboreco. En la jaro 1887, kiam mi ne povis trovi okupon, mi dormadis eksterdome multajn noktojn. En novembro de tiu sama jaro oni ekzekutis la tiel nomatajn anarkistojn en Ĉikago. Ili apartenis al la sama granda laborista unuiĝo kiel mi, la “Knights of Labor” (Kavaliroj de Laboro). Iun nokton, kiam mi dormadis en fervoja vagono ŝarĝita per maizo, oni arestis min, kaj ĉar mi portis en la poŝo mian membrokarton, la juĝisto enkarcerigis min por la plena tempo, kiun la leĝo permesis. Dum la tempo de l’ aresto mi estis tre dormema, ĉar mi estis pasiginta la antaŭan nokton en arbaro apud la rivero Misuri, ne malproksime de Kansas City, kie oni faris grandan ponton. Laboristoj tie laboradis 25 metrojn sub la surfaco de la akvo en kunpremita aero, kaj en la momento, kiam mi alvenis tien por serĉi laboron, oni eltiris laboriston mortintan. Post la nokto en la arbaro mi revenis al la urbo, kaj dum la tuta tago mi serĉadis okupon sensukcese.

En la sekvanta nokto mi trovis — — areston, batadon kaj malliberejon. Dum la tuta jaro 1887 mi suferadis multe, kaj mi sciiĝis, ke ne nur mi estas malbona kaj malsana, sed la tuta socio, en kiu ni vivas. De tiu tempo ĝis nun mi provas plibonigi ĝin ĉiel ajn.

Dum tiu sama jaro esperanto naskiĝis en Polio, sed tiam mi nenion sciis pri ĝi. Ĉirkaŭ la jaro 1896 mi aŭdis pri Volapük, sed mi nek lernis nek ŝatis ĝin. Ĉirkaŭ la jaro 1900, post longa studado, mi fariĝis socialisto. Tiam mi estis plene konvinkita, ke estas necese batali la kapitalistaron ne nacie, sed internacie, kaj ke por fari tion la laboristoj tre bezonas mondlingvon. Ankoraŭ mi nur revadis, ne sciante pri la progreso de esp. en Eŭropo.

Ŝanĝiĝas la scenejo. Dum kelkaj jaroj mi studadis la hispanan lingvon, pensante, ke devas ekzisti pli da amikeco inter la laboristoj de la hispanlingvaj respublikoj kaj tiuj de Usono. En la jaro 1905 mi troviĝis en la urbo Gvadalaharo, Meksikio. Mi legis en ĵurnalo, ke la esperantistoj baldaŭ havos en Francio sian unuan internacian kongreson. Tiam mi memoris, ke dum la tuta historio neniu mondlingva movado estis sukcesinta okazigi internacian kongreson. Mi pensis: “Esperanto estos la mondlingvo, kiun la Laboristaro tiom bezonas. Mi lernos ĝin.” Tial mi komencis serĉi librojn en la librejoj de tiu urbo, sed ne trovis ilin. Poste mi serĉis denove, kaj en granda librejo oni diris al mi, ke laŭ nova katalogo ekzistas lernolibro en Meksiko, ĉefurbo de la respubliko, kaj ke ĝi venas el Hispanio. Ili mendis tri ekzemplerojn, kaj mi aĉetis du el ili. Unu mi vendis al hispano, kiu studadis anglan lingvon kun mi. Ĉar mi ne povis gajni sufiĉe per mia laboro, mi instruadis anglan lingvon nokte. Per tiu hispanlingva lernolibro mi studadis sole dum jaro kaj tiam komencis korespondadi.

Ŝajnas ke la alia semo, la tria libro, falis en bonan teron, ĉar poste naskiĝis en Gvadalaharo la Okcidenta Esp-ista Societo, nacia organizo. Sed ĝi detruiĝis dum la revolucio. Mi estis ano dum tri jaroj. Ĝia oficiala organo estis la “Esperanta Gazeto”. Dum la tri jaroj mi vojaĝadis sufiĉe en tiu lando kaj instruis nian lingvon al multaj komencantoj. De la jaro 1910, kaj dum la sekvantaj jaroj, nenia kultura movado povis funkcii, ĉar la lukto komenciĝis sur la milita kaj ekonomia kampoj.

La ĉefa tasko por la laboristoj en la tuta mondo estas, rompi la povegon de la kapitalistoj, forigi la tutan sistemon kaj restarigi la socion laŭ nova bazo, tiu de la regado de la Laboristaro mem. Por fari tion, estas necese agi mondskale. Antaŭ ĉio estas necese akiri influon sur la ekonomia kampo, pli speciale en la fakoj de la produktado de militmaterialoj, kaj la transportado surtera kaj surmara. Por fari tion, oni devas uzi la telefonon, la telegrafon, la radion kaj la mondlingvon esperanto. La gejunuloj inter la klaskonsciuloj revoluciemaj nepre devas lerni lerte uzi tiujn ilojn. Por nia celo esp. jam estas tre utila ilo, kaj la kapitalistoj komencas kompreni tion. Pro tio ili helpas aliajn mondlingvajn projektojn, sed ne la nian. Ni devas gardi la lingvon kaj ĉiam uzi ĝin por la progresigo de la Laboristaro.

Mi bedaŭras diri, ke mi vidas multajn gefilojn de revoluciemaj laboristoj, kiuj jam havas la kapon plenan je kapitalistaj ideoj. En kriza tempo ili estos ĉe la flanko de la malamiko. Ili batalos kontraŭ la gepatroj mem. Esperanto donu al ili pli larĝan vidpunkton. Instruu al ili la klasbatalon kaj la mondlingvon esperanto.

J. M. Kerr.

★

Honorado — anstataŭ salajro

de Kastelano (601)

Melodio laŭ malnova, germana popolkanto: “Mariechen sass träumend im Garten…”

Maljuna ministo laboris Multjare por kapitalist’. Dumvive li multe suferis Pro zorgoj pri viva ekzist’. :,: Ĉar la profit’-sistemo Ja pagas al prolet’ Salajron por vivado, Nur kiel por asket’. :,:

Li ĉiam nur aŭdis mallaŭdon Dum sia penega labor’. Neniam laboris sufiĉe Li malgraŭ persist’ kaj fervor’. :,: Eĉ dum maljuna aĝo, — — Malsana kaj sen fort’, — Li estis subpremata, Ĝis savis lin la mort’. :,:

Sed kiam lin prenis la morto Ŝanĝiĝis nun tuj la afer’. De ĉiuj li estis laŭdata Nun kiel plej brava sur ter’. :,: Subite li fariĝis Plej taŭga laborul’, — La sama, kiu estis Dum vivo vera nul’. :,:

Ĉe tombo multkostaj florkronoj, Standardoj, muziko, kantad’, Sinjoroj kun altaj ĉapeloj, Ministoj en brila parad’. :,: Jen, — la proleta sorto: Dum vivo nur labor’, Kaj poste rekompence Ĉe tombo grandhonor’. :,:

Nun diru: Ĉu devas restadi Ĉi tiu mondord’ sur la ter’, Ke homoj kun ega laboro Vivadas en granda mizer’? :,: Ne, — certe ne, — kunuloj, Nur iom da pensem’, — Kaj baldaŭ ekforestos Ĉi ekspluat’-sistem’. :,:

— paĝo 6 —

208 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

Kion vi kantas?

Kantoj ĝojigas, kunligas la homojn. Revoluciaj kantoj kuraĝigas. Per kantoj ni lernas la lingvon. La kurslernantoj ŝatas dum instruado lerni kantojn. Estas plaĉa maniero de lernado. En Sovetio ĉiu klubo havas sian kantrondeton. En Germanio la migranta junularo ne estas imagebla sen komuna kantado. En Francio oni ĉe amasoj malmulte kaj malbele kantas. Sed tiu cirkonstanco ne malhelpas, ke inter la SAT-anoj de Parizo ekzistas multaj kantemuloj, kiuj dum kelka tempo kunvenis ĉe K-dino, por eklerni esp. kantojn laŭ nia bela “Proletaria Kantaro”¹).

Ni faris diversajn spertojn, kiujn ni sciigas al vi per “S-ulo”, kun la celo instigi vin, ankaŭ fondi kant-rondetojn en viaj grupoj. Atinginde estas, ke ni povu kanti ĝis la proksima Kongreso, K-doj el multaj landoj, sendiference kaj unuece, kelkajn kantojn. En melodio kaj kantmaniero ni kelkfoje trovis diferencon kontraŭ la origina formo de devenlando. Sed tio tute ne gravas. Ni lernu precize laŭ la “Pr. Kantaro” por havi unuecon en la komuna kantado.

Ni nun citas la kantojn, kiujn ni studis en Parizo: N-o 2, La Internacio; n-o 3, Ruĝgardista marŝo; n-o 10, La Proletarioj (samritmo de muziko kaj paroloj perfekta); n-o 14, Forĝistoj ni (gaja kaj marŝritma); n-o 17, La ruĝa gvardio (energia, bela rekantaĵo); n-o 20, Gejunulara ĵurkanto (perfekte ritma); n-o 21, Varŝavjanka (la muziko ne la origina; kantu akurate, kiel skribite. Atentu, por bone apliki parolojn de la lastaj strofoj); n-o 23, Ventegoj hurlu ĉirkaŭ ni (laŭ muziko de Ŝubert, forta melodio, tre bona samritma teksto); n-o 25, Dubinuŝka (belega rusa kanteto; mankas, kiel ĉie, indiko de rapideco, de nuancoj. En P. ni, malgraŭ klopodegoj, ofte kantadas tro rapide rusajn kaj germanajn kantetojn); n-o 26, Kremla Sonorado tre plaĉis ĉi tie. Paroloj kaj melodio bone samritmas. Tradukinda en naciajn lingvojn); n-o 30, Revolucio (banala melodio por tiom belaj vortoj); n-o 32, El la kamparana milito 1525 (belega, terura melodio, popolnaskita); n-o 33, Funebra marŝo; n-o 74, La Karmanjolo (1924). La “Marseljezo”n (n-oj 5/7) ni nuntempe en Francio ne povas ŝati, ĉar ĝi estas la himno de la naciistoj.

Jen ĉio, kion ni studis ĝis nun. Mi ankaŭ rimarkis “Ruĝarmeaniĝo”n, ĉar tre pentrinda, malnov-forma kaj kun junega senco, sed ni ne havis okazon, lerni ĝin.

Nun mi demandas ĉiulandajn K-dojn: Kiujn kantojn vi kantas esperante? Ĉu ni povos kune kantadi dum kongresoj? Kion vi konsilas pri tio?

J. F. Vincent (7359).

¹) Vidu anoncon en tiu ĉi n-o.

El la Administrejo

Tro malfrue

La Jarlibro estas jam parte presita, kaj post kelkaj semajnoj ni certe povos ekspedi ĝin. Tamen la alfluo de la “Demandiloj”, kiujn ni dissendis kun la Jarlibro pasintjara, daŭras. Certe ni notas la diversajn punktojn sur la slipojn de la membroj por utiligi ilin en la sekvontjara Jarlibro. Sed oni ne kvazaŭ postulu, ke tiuj informoj nepre aperu en la nunjara Jarlibro. Estas ne eble pro la supre citita kaŭzo. Necesas, ke la membroj pli rapide resendu siajn “Demandilojn” ol dum la pasinta jaro. Tiam la laboro en la administrejo ankaŭ pli dividiĝas, kaj ne ĉiu laboro koncentriĝas dum la vintraj monatoj, dum kiuj ni estas tro okupitaj. Adresoj de la membroj ankoraŭ povos aperi en la “Suplementa parto” de la Jarlibro, se la K-doj tuj post ricevo de tiu ĉi numero sendas la kotizojn. Do, rapidu, la tempo urĝas!

Certe nian tro-okupitecon en la administrejo ankaŭ rimarkis niaj K-doj rilate la korespondadon. Ne eblis, kiel kutime, rapide respondi la plej diversajn demandojn, ĉar, kiel jam dirite, pro troa laboro ni ne povis, kaj pro tio ni petas pardonon. Certe, kiam la Jarlibro estos ekspedita, ni trovos pli da tempo por respondi kiel kutime.

Kelkaj K-doj demandis, kial ili ne jam ricevis la protokolon de Lyona Kongreso. Ni respondu, ke pasintjare ne aperis citita protokolo aparte, sed en la paĝoj de “S-ulo”. La kaso ne permesis apartan eldonon: la kotizo ja apenaŭ sufiĉas por la kostoj de la Jarlibro.

Adm.

[REKLAMO p.6] GRANDA KONGRESAFIŜO trikolora aperis por varbi al nia 8-a Kongreso en Göteborg. ĈIU PROPAGANDISTO tuj havigu al si senpage per la Kongr. Komitato, Box 73, Göteborg.

8-a Kongreso de SAT en Göteborg (Svedio)

(14—19. aŭgusto 1928)

Ĉion, kio rilatas al la kongreso adresu al: Einar Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.

7-a komuniko

Pasportoj kaj vizoj. Por ke ĉiu sciu, ĉu li bezonas vizon kaj kiom ĝi kostas, la Kongr. Komitato turnis sin al la ministerio por eksterl. aferoj kaj ricevis sekvantajn sciigojn: La vizoj por envojaĝi Svedion kostas por — Argentino, sv. kr. 10 (2½ dol.), Brazilio 8 (2 dol.), Bulgario 7 (1,80 dol.), Estonio kaj Finnlando 4 (40 fmk.), Grekio 7 (1,80 dol.), Ĉinio 8 (2 dol.), Latvio 7 (1,80 dol.), Litovio 1,85 (½ dol.), Polio 7 (1,80 dol.), Rumanio 11 (2⅔ dol.), Sovetio 21 (11 rbl.), Ĉeĥoslov. 7 (75 ĉkr.), Turkio 10 (2½ dol.), Hungario 5 (1,25 dol.). Por usonanoj kaj danciganoj la vizo estas senkosta.

Neniun vizon ĉe sveda ambasadorejo bezonas civitanoj el jenaj landoj: Aŭstrio, Belgio, Danio, Francio, Germanio, Italio, Japanio, Nederlando, Norvegio, Portugalio, Hispanio, Svisio, Angla Imperio (escepte britaj civitanoj el Hindio, Malto kaj Gibraltaro, kiuj bezonas vizon; ĝi kostas 9 sv. kr.). Civitanoj el tiuj landoj nur bezonas la pasporton de sia registaro. Atentu: La ciferoj en dolaroj ktp. ne estas precizaj, sed nur proksimumaj.

Fervojista Fakkunsido. K-do Nathans proponas, ke oni diskutu: “Kiamaniere praktike servigi la helplingvon al la intern. agado de l’ laborista movado” kaj “Kiel ni favoros plej bone la enkondukon de esp. en la laboron de nia intern. sindikata movado”. Eble ITF (Intern. Transportlab. Feder.) sendos delegitojn.

Norda Vojaĝoficejo havas filiojn en Kopenhago, Amagertoro 24, kaj en Parizo, 28 bis, Avenue de l’Opéra. Tie la K-doj ricevas ĉiuspecajn sciigojn pri la vojaĝo al Svedio.

La 4-a listo de aliĝintoj

  1. Klara W. Halvarsson, Kiruna, Svedio . . . . . . . [nelegebla]
  2. Martin Stöckel, Innsbruck, Aŭstr. 6826
  3. Anna Medvedeva, Iv. Voznesensk, Sovetio 6321
  4. Olga Alaŭdina, Iv. Voznesensk, Sovetio 6162
  5. Gust. Jönsson, Hällefors, Svedio 4087
  6. Gunnar Torstensson, Göteborg, Svedio 8008
  7. Nikolao Korjakovcev, Krasoufimsk, Sovetio 6984
  8. Valentino Korjakovcev, Kungar, Sovetio 7648
  9. Stefano Michalicka, Pavlovo-Posad, Sovetio 1187

— paĝo 7 —

SENNACIULO 209

  1. Vilma Michalicka, Pavlovo-Posad, Sovetio 1311
  2. Martin Dahlin, Örtofta, Svedio .
  3. Karl Fridental, Klinci, Sovetio 7325
  4. Evert Larsson, Göteborg, Svedio
  5. Henri Schjerve, Trondhjem, Nor- 6462
  6. Sigurd Pettersson, Trondhjem, Norvegio 7723
  7. Edvard Lundin, Ludvika, Svedio —
  8. Josef Zink, Wien, Aŭstrio 9437
  9. Emerich Essler, Wien, Aŭstrio 10 764
  10. Aleksio Ŝuvajev, Nijnij-Novgorod, Sovetio 7652
  11. Viktoro Belogorcev, Nikolaev, Sovetio 7495
  12. Vladimir Bajenov, Ĉita, Siberio Sovetio 1367
  13. Georg Harnisch, Burkhardtsdorf, Germanio 8285
  14. Rudolf Schubert, Leipzig, Germ. 6727
  15. Richard Schinkel, Leipzig, Germ. 135
  16. Ivano Zubko, Poltava, Sovetio —
  17. Stefano Kajaniko, Poltava, Sov. —
  18. Mario Butnik, Poltava, Sovetio —
  19. Polino Ĉubova, Poltava, Sovetio —
  20. Mikaelo Lazko, Poltava, Sovetio 10 550
  21. Kadino Lazko, Poltava, Sovetio —
  22. Hedvigo Bistrova, Poltava, Sov. 10 548
  23. K-do Bistrova, Poltava, Sovetio —
  24. Elin Grandin, Göteborg, Svedio —
  25. Julius Johnsson, Usono . . . . —
  26. Werner Haage, Stuttgart, Germ. 10 933

Samara Distrikta Kongreso de Profunuiĝo de fervojistoj

aŭskultis kun sincera ĝojo la salutojn, ricevitajn de K-doj-esperantistoj. En sia respondletero la distrikta komitato esprimas sian kontentecon pri tutmondaj interrilatoj akiritaj per esp. Ĝi havas la konvinkon, ke kun subteno de la tutmonda Proletaro en Sovetio la malfacila konstruado de socialismo estos plenumita. La kunligo per esp. ne estu okaza, sed daŭra. En la nomo de 13 056 organizitaj ĝiaj membroj ĝi sendas al ĉiuj gelaboruloj k-dajn salutojn kaj dezirojn por sukceso en batalo por laboristaj rajtoj.

KONGRESO DE ANARKISTA JUNULARA INTERNACIO

okazos 9.—10. majo 1928 en Huizen (Nederlando). Post raportoj de l’ sekretario kaj de la delegitoj okazos paroladoj pri militarismo, kapitalismo kaj organizaj demandoj. Oni fiksos “principklarigon”, per kiu A. J. I. akceptas ĉiujn rimedojn por neniigi la malhelpantajn faktorojn en la homa kleriga laboro, kiel ŝtaton, kapitalismon, militarismon, lernejon kaj religion.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Hungario. — Antaŭ kelkaj semajnoj fondiĝis Federacio de Hungariaj Lab. Kulturunuiĝoj, al kiuj apartenas ĉiuj lab. kulturorganizoj de Hungario. La nove fondita Federacio havas en sia statuto paragrafon pri tio, ke ĝia oficiala lingvo eksterlanden estas esp-o. Per ĉi tiu decido ni finis etapon de nia agitado: Unu el la plej gravaj institutoj de la Laboristaro uzas nur esp-on en siaj eksterl. interrilatoj, k. per tio nia lingvo fariĝis ankaŭ la oficiala lingvo de ĉiuj kultursocietoj. Sidejo de la Federacio estas: Budapest, VII. Kertész-u. 22-24. Szakszervezeti Tanács por Munkáskulturegyesületek Szövetsége. — La jarkunveno de hungara sekcio de Turista Societo Naturamikoj rezoluciis, proponi al la kongreso de la societo dum somero 1928 en Zürich, ke ĝi rekomendu al siaj membroj la lernadon de esp-o, al siaj grupoj starigon de esp. kursoj k. sekcioj, interrilaton kun alilandaj grupoj nur per esp-o, k. petu la redaktoron de “Naturfreund” (naturamiko), en la gazeto malfermi konstantan esp-o-rubrikon. — Hung. Esp. Soc. Lab. — Norvegio. — Trondhjem. La esp-o-grupo okazigis de 17.—24. febr. grandan ekspozicion en Popoldomo. Pli ol 1000 pers. vizitis ĝin; ni disdonis flugfoliojn k. gazetojn (norv. “Lab. Esp-isto”). La lab. tagĵurnaloj tre favore raportis pri esp-o k. la ekspoz. 2 novaj kursoj preparataj. (6462.) — Sovetio. — Polock. Esp. laboro komenciĝis nur fine de 1927. La loka gazeto nun regule aperigas priesp. art. 2 rondetoj ĉe lernejoj kun 38 lern., kiuj interkoresp. kun germ. lernejoj. Esp. rondo ĉe instruistoj, el kiu 11 varbitaj por SEU, 2 por SAT. — Velij. Dum 10-jara ruĝarmea festo de urba soveto estis legataj salutlet. de Aŭstrio k. Germ. (Wien, Leipzig, Herne), kiuj elvokis grandan entuziasmon k. estis respondataj. (Ŝustickij.) — Kiev. — En nov. Kievon vizitis du eksterl. SAT-anoj K-doj Salan (Nîmes), kaj Sons (Londono). Kelkloke ili parolis esp-e antaŭ multnombra publiko. K-do Salan faris Radio-paroladon el Radio-studejo de Kieva Intersindikata Komitato. — Nova grupo ĉe Klubo de presistoj. Gvidas K-do Viktorov-Ĉeĥoviĉ. — Komencante de 16. jan. Radio-Studejo de Kieva Intersindikata Komit. ĉiulunde disaŭdigas esp-o-kurson. Gvid. K-do Fedotov. — 27. jan. 28. La Intersindikata Komitato dissendis al ĉiuj lokaj sindikatoj cirkuleron, sciigantan pri fondo de Esp-o-Konsultejo, rekomendantan subteni esp-o-rondetojn k. provizi klubajn bibliotekojn per esp. literaturo. — SAT-aniĝis kiel organizo redakcio de loka junkomunista gazeto “Juna Bolŝeviko”. (728.)

La Lingva Angulo

Demandoj.

  1. Kiu formo estas ĝusta: a) Mi lernas la lingvon esperanto aŭ: Mi lernas la lingvon esperanton? b) Mi vidas laboriston komunisto aŭ: Mi vidas laboriston komuniston?

  2. Kion signifas “horti”? (1187.)

  3. Ĉu oni povas diri ŝukremo?

  4. Ĉu mi uzu pfenigo aŭ fenigo? (90.)

Respondoj.

  1. a) Laŭ “Fruictier, Esp. Sintakso” (pĝ. 14, art. 42) ambaŭ formoj estas uzataj kaj korektaj. Ni rekomendas la uzadon de la unua formo: Mi lernas la lingvon esperanto, subkomprenante: Mi lernas la lingvon nomatan esperanto. b) Nek unu nek la alia formo uzindaj (la unua erara). Malĝusta esprimmaniero. Korekte estas: Mi vidas laboriston komunistan aŭ: Mi vidas laboriston, kiu estas komunisto.

  2. La vorto “horti” estas malnecesa neologismo, kiu havas sencon de “varti” (infanojn). “Horto” = vartejo por infanoj.

  3. Vi devas diri ŝuŝmiraĵo. Kremo estas laktaĵo.

  4. Ni konsilas uzi la formon fenigo. Bedaŭrinde el naciista vidpunkto precipe germanoj trudas la formon pfenigo, kiu estas foriginda. Se vi parolas pri germana aŭ finnlanda fenigo, vi simple aldonas la rilatan adjektivon.

Interimo.

NE FORGESU SENDI UNUAMAJAN SALUTON!

Ĉita’a SAT-anaro kore petas esp. laboristojn sendi kolektivajn salutleterojn kaj klopodi ĉe siaj organizoj (partiaj, profesiaj kaj a.), ke tiuj ankaŭ sendu salutleterojn, por la Unua Majo al la Laboristaro de Ekstrem-Orienta Siberio, kaj al ties org. regionaj kaj distriktaj: Intersindikata Komitato, Komitatoj de Kompartio, Komjunularo, IRH, Junpioniroj, al Asocioj de Prolet-verkistoj, sendiuloj, sportuloj. Oni sendu la salutojn kiel eble plej frue laŭ la adreso: Ĉita, (Siberio), poŝtkesto n-o 1, por…

Lab.-korespondantoj kaj redakcilaborantoj!

Instigu lab.kor.ojn kaj redakciojn de viaj ĵurnaloj sendi por la Tago de la Gazetaro (5. majo 1928) salutojn al la jenaj sovetiaj tagĵurnaloj kaj ties lab.-korespondantaro: Transbajkala Laboristo (Ĉita), Pacifik-Oceana Stelo (Ĥabarovsk), Burjat-Mongola Vero (Verĥneudinsk). Ĉion adresu: Ĉita (Siberio) poŝtkesto n-o 1, por (nomo de la ĵurnalo).

Al K-do Tvortkoviĉ (8900)!

Ĵus ni ricevis vivosignon pri vi de K-do 4548 kaj ĝojas, ke vi ĝustatempe konsciiĝis, kiel ne devas agi SAT-anorevoluciulo. Saluton kaj bonfarton! SAT-grupo, Mannheim (972).

[REKLAMO p.7] En neniu nacia lingvo estas eldonita tiel riĉenhava, laŭ internacia vidpunkto, kolekto de revoluciaj kantoj, kia prezentiĝas en la PROLETARIA KANTARO aperinta ĉe Eldon-Kooperativo de SAT. Ĝi enhavas 74 kantojn laboristajn el 22 malsamaj naciaj lingvoj. Kun muziknotoj. Zorge presita. Prezo: 2.50 mk. g. Havebla ĉe: Administrejo de SAT, R. Lerchner, Colmstr. 1. Leipzig O 27.

ATENTU SOVETIANOJ!

Por la propagando de regnobaloto ni bezonas argumentojn por refuti burĝajn kalumniojn. Skribu kiujn avantaĝojn vi ĝuas nun k. dum la cara epoko. — Skribu multnombre, presigu ĉi-anoncon en viaj ĵurnaloj. Vi ankaŭ povas skribi germ. k. france. Ĉiu ricevos resp. Adr.: Chr. Schneider (jun.), Oberbetschdorf, Bas-Rhin (Francio).

— paĝo 8 —

210 SENNACIULO

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”: Le Matérialiste, Bruxelles, feb., La polico de dio (175).

Enhavis priesperantajn artik. kaj notojn: Daily Herald, London, 9. 3. (pri “S-ulo”); L’Ecole Emancipée, Saumur, 11. 3.; Der Deutsche Eisenbahner (Germ. Fervojisto), Berlin, 4. 3.

Peresperantajn leterojn presis: Neue Zeitung, München, 9. 3.; Le Drapeau Rouge, Bruxelles, 9. 3.; The Labour Woman, London, marto.

NIA POŜTO

Johannesburgaj SAT-anoj. — Koran dankon pro sendita jarlibro. — E. L.

10 449. — Ni tre deziras ricevi materialon el Usono por nia gazeto, sed tio, kion vi sendis, ne taŭgas. Priskribu vian vivon, viajn laborkondiĉojn k. s.

5583. — Pro manko de loko ni nur resume aperigas la leteron de l’ klubo. Tuj, kiam loko permesas, ni daŭrigas prikluban publikigon.

10 142. — Se ni ricevos bonajn manuskriptojn pri la temo, kiun vi mencias, ni certe utiligos ilin. Ni konsilas, ke vi unue pli funde lernu nian lingvon antaŭ ol komenci traduki aŭ originale verki por publikigado.

D. Ŝ. (Minsk). — Kredeble la enhavo de la libro, kiun vi sendis, estas interesa, sed por ni ĝi similas nedeĉifreblan rebuson. Dankon tamen pro la bona intenco.

7579. — Aperos via letero. La poemo aperis en “S. R.”, marto 1926. Red.

11 194. — Certe vi povas presigi koresp. anoncojn en aliaj gazetoj, sed per via koresp.ado klopodu varbi viajn korespondantojn al SAT. Adm.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Aŭstrio.

— Kvar K-doj dez. koresp. kun K-dinoj el ĉl. L, PI. Skribu al: K-do Josef Edelsbrunner, Pflanzengasse, 5, Graz.

K-do Otto Urbas, Preinsbacherstr. 77, Amstetten, dez. koresp. kĉl. L, PK, PI.

Ĉekoslovakio.

K-do Karl Wunsch, Josefsthal, 73 ap. Gablonz a. N., dez. koresp. L, PK, PM, PI, bfl. kĉl.

K-do Otto Hawelka, Ackerstr. 19, Gablonz a. N., dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. L, PI, precipe kun ekstereŭropanoj. Tuj k. ĉiam resp.

Germanio.

— 4 junaj K-doj dez. koresp. kĉl. Adr.: K-do K. Pabst, Grimmaische Str. 37, Schmölen b. Wurzen i. Sa.

K-do Kurt Kuchinke, Grossröhrsdorf i. Sa., dez. koresp. kĉl., prefere pri sporto. Mi ankaŭ ŝakludas per koresp.ado kun eksterlandaj Gek-doj. PI, PM. Resp. garantiata.

K-do Willy Richter, Innere Bergstr. 8, Thalheim i. Erzgeb., dez. interŝ. ĉefe PM kĉl. k. koresp. pri a. temoj.

K-do Albert Kurze, Jüdenstr. 13, Weissenfels a. S., dez. koresp. kĉl. pri div. temoj. Ĉiam resp.

— Geedzoj dez. koresp. kĉl. PI, bfl. Resp. garantiata. Adr.: K-dino Luise Wiedemann, Gartenstr. 1, Passendorf bei Halle a. S.

Sovetio.

K-dino K. Vinokurova, Leningradskoe ŝosse, 11-a versto Staropetrovskij proezd, 1, Moskvo 57, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

K-doj Klimuŝev, Kaminskij, Evstafev (19—23 j.), Razgulaj 2, Industrialno Pedagogiĉeskij Institut im. K. Liebknecht, Moskvo 66, dez. koresp. individue pri div. temoj. Resp. garantiata.

— SAT-peranto, K-do Gregor Akselrod, Mizikeviŝa 68, Odessa, dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.

K-do Vl. S. Votorapin, p. t. K-ro, Minusinsk, Siberio, dez. interŝ. PK, PI, kĉl. Resp. garantiata.

K-do Anatolij Nikitin, Radio-stacio, Jenesjejsk, Siberio, dez. koresp. PI, PM, kĉl, precipe kun fraŭlinoj. Resp. garantiata.

Jenaj Gek-doj el rondeto de esperantistoj en Mariinsk, Tomska Siberio, dez. interŝ. PK, PI, kĉl. Resp. garantiata: G. Ĉernev, A. Ĉernev, R. Ustinova, P. Ravinskij, V. Jakovljev, T. Tarskaja, T. J. Procuk, N. Bovksij, P. Ĥromeva, A. Cimbalov, M. Marĉenko.

— Komĉelo de fervoja profesilernejo dez. koresp. kĉl. fervojistoj. Adr.: Sebastopolo, Proletarskaja 8, Jaĉejka V. Z. K. S. M.

Esp. rondeto de fervojistoj k. elektrolaboristoj dez. koresp. pri prof. demandoj, socia vivo k. a. problemoj kun samprofesiuloj. Adr.: Sebastopolo, Krimelekto al Esperanto-Rondeto.

K-do B. Ŝaber (ano de artmaldekstra fronto), str. de Trockij 11/6, Sebastopolo, dez. koresp. kĉl. pri arto k. socivivo, interŝ. interesajn PI. Nepre resp.

— Esp. rondeto el laboristoj de marfabriko, dez. koresp. pri lab. k. socia vivoj kun apartaj laboristoj k. organizoj. Adr.: Sebastopolo, Morzavod, Esperanto-Rondeto.

K-do G. Novik (ruĝa maristo), Maŝinnaja ŝkola, Kronstadt, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.

K-dino Nino Ŝelomova, St. Plodorodie, Ukrainio, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

— Esperanto-rondeto de junaj lab. korespondantoj (ŝipanlernantoj), dez. koresp. kun eksterlandaj K-doj. Adr.: K-do Lustricki, Kooperativnaja 62, Samara.

— Esperantista grupeto de lab. korespondantoj ĉe redakcio de ĵurnalo “Komuna” dez. interŝ. L kĉl. Adr.: Al Esperanto-grupo, Redakcio de “Komuna”, Samara.

K-do Paŭlo Tilin (oficisto), Uprazdnenij per. 17, loĝ. 34, Leningrad, dez. koresp. kĉl.

K-do Viktoro Levĉik, Moskovskaja ul. 38, linio 40-a, Lugansk, dez. koresp. pri ĉ. temoj kun tutmonda junularo.

K-do Dmitrij Voblikov, Moskovskaja ul. 38, linio 40-a, Lugansk, dez. koresp. pri ĉ. temoj kun tutmonda junularo.

— Kiu sendos al adr.: Minsk, Poŝtkesto, 33 BKSEU — 2 respondkuponojn ricevos broŝureton “Unuiĝo de Poŝto-Telegrafo k. Telefono de USSR”.

K-do V. Okultoviĉ, Arseniĉeva 31/2, Kamenskoje, Dnepropetr. okr., dez. koresp. pri sporto kĉl. L, PI. Resp. garantiata.

Adresŝanĝo: K-dino L. Fridman nun loĝas: Dom Promiŝlenosti, “Kustar-Samodijaĉ”, Poltava (Ukrainio).

K-do E. Ŝtejn (studento), “Inĥoz”, Puŝkinstr. 81, Ĥarkov, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj. Resp. garantiata.

K-do I. Moslov, Krasnoarmejskij pr. 16, Trock, Leningrad. gub., dez. koresp. kĉl. aviadistoj.

— 20 j. studento dez. koresp. kĉl. kun gejunuloj-studentoj, kom-istoj. Adr.: K-do Eŭgeno Bukatin, 1-a Moskva Universitato, Moskvo.

K-do A. N. Rusakov, Voznesenskaja 20, kv. 12, Moskvo, dez. koresp. pri kemiaj problemoj kun germ. studentoj.

K-do N. Raĉev, II, Tverskaja-Jamskaja 40, kv. 5, Moskvo, dez. koresp. pri viv- k. laborkondiĉoj en ĉl.

K-dino Z. Kalaŝnikova, fabr. dom. 20, kv. 4, Naro-Fominsk, Mosk. gub., dez. koresp. kĉl. Nepre resp.

ATENTU!

En mia jarkolekto de “S-ulo” mankas jenaj numeroj: 118, 123, 124, 125 kaj 126. Kiu K-do povas havigi ilin al mi? Mi rekompencos per japanaj esp-aĵoj. Adr.: Joshi H. Ishiguro (SAT 2455), Koojimaĉi P. O. Box 1, Tokio (Japanio).

Tutmonda Junularo

ATENTU!

Komjunula ĉelo de “Fabriko-Lernejo” deziras korespondadi kun junulaj organizoj kaj societoj ĉiulandaj, komjunulaj ĉeloj, lernejoj ktp. Helpu al ni antaŭenigi la movadon ankaŭ en nia lernejo kaj junularo. Montru taŭgecon de esperanto. Respondo garantiata. Adresu: Kamenskoje, Dniprop. okr. Arseniĉeva str. 31-II, Sovetio “Labesko” (por F. Z. U.)

ENHAVO:

paĝo
Pri la rolo de kelkaj luteranaj sektoj 203—04
Ekzekutisto kaj viktimo 204
La unua sindikata junulara kongreso en Britio 204—05
Letero el Aŭstralio 205
El okcidenta Ukrainio 205
La benguela fervojo 205—06
El Naturo kaj Scienco 206
Al kiu apartenas la estonto? 206
Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo 206
Tago el mia vivo 207
Kelkaj memoraĵoj 207
Honorado — anstataŭ salajro 207
Tra Esperantio 208—10
Korespondado, anoncoj 209—10

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

N-ro 183, 5-a de aprilo 1928

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

4-a Jaro. N-o 183 — APERAS SEMAJNE — 5. Aprilo 1928

[BILDO p.1 | 46,3,64,15] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la kaplinio.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerchner

KRIZO EN LA “ORA LANDO”

La guberniestro de Nov-Jorko, Smit, kiu kandidatas kiel prezidanto de la demokratoj, rajtigis la industri-komisaron de l’ Nov-Jorka ŝtato entrepreni enketon pri la senlaboreco. Ties raporto nun estas aperigita kaj sciigas neatendite, ke Usono havas armeon el 4 milionoj da senlaboruloj. Kial Smit ekmemoris subite pri la senlaboruloj, estas demando por politikistoj. Liaj kontraŭuloj, precipe la respublikanoj, vidas en tio ruzan politikan agon. Ili opinias, ke Smit per tio volis gajni la laboristojn kaj disbati aliflanke la gravan pozicion de Kuliĝ (Coolidge) kaj la respublika partio. Ŝajne li volis pruvi, ke la prospereco, pri kiu la respublikanoj ĉiam fanfaronas, estas blufo, ke fakte regas terura krizo kaj senlaboreco.

Sed la persono de Smit ne interesas nin, nek liaj motivoj. Nin nur interesas la fakto de 4 milionoj da senlaboruloj en Usono. Industriaj krizoj ne estas novaĵo. La rado turniĝas supren kaj ree malsupren, kaj laŭ tiu turniĝado alternas prosperado kaj kriza stato. Tio estas malnova koncepto, kiun dum la lastaj jaroj en Usono oni ĉesis akcepti. Oni diris, ke krizoj estas kaŭzataj de tio, ke regas malzorga stato en la industrio. La produktado ne adaptiĝas al la merkato. En bonaj tempoj oni produktis tro multe da varo, ĝis la merkato estis superfluigata. Tio sekvigis, ke la fabrikoj komencis moderigi la prezojn. La malaltiĝo de la prezoj timigis la fabrikantojn, kaj ili ĉesis produkti fabrikaĵojn. La laboristoj ne plu povis aĉeti, kaj la prezoj ankoraŭ pli malaltiĝis.

Tiel okazis iam, oni diris. Sed hodiaŭ la industrioj estas gvidataj laŭorde. Oni montris la bonan laboron, kiun la komerc-ministro Huver faris sur tiu kampo. Li organizis la fabrikantojn de diversaj industrioj kaj ilin instruis, kiel reguligi sian produktadon laŭ la deziroj de la merkato. La bankoj emis pli enmiksiĝi en la aferoj de l’ fabrikantoj. Ili atentis, ke la industrioj, al kiuj ili pruntedonas monon, kondutu severe laŭ bonnegocema maniero, malpli spekulacieme.

Sed tiuj belaj certigoj de optimistaj profetoj pri bonstato subite krevis. La krizo nun reganta estas unu el la plej seriozaj, kiujn ni havis. Kaj ĝia ĉefa kaŭzo estas la agado, per kiu oni volis neniigi ĉiujn krizojn. La provoj, ordigi la industrion kaj pli sistemigi ĝin, kreis la nunan situacion. Ĉar la rezulto de tiuj klopodoj estas, ke la fabrikoj bezonas malpli da laboristoj ol iam.

“Tribune” skribas en fruntartikolo pri la senlaboreco: “En la industrioj produktas la laboristoj nun pli multe ol antaŭe, ĉar ekzistas pli da kapitalo, kaj la fabrikoj estas pli science mastrumataj. Ni montru unu ekzemplon. En 1926 la vagonaroj de la lando veturigis ok milionojn da vagonoj da varo pli, ol en jaro 1920, kaj tamen montras la ciferoj de subŝtata komisaro, ke en 1926 la vagonaroj okupis kvaronmilionon da laboristoj malpli ol antaŭe.”

En New Republic (Nova Respubliko) estas presita detala artikolo de profesoro, kiu indikas, ke de la jaro 1923 la nombro de laboristoj en fabrikoj ĉiam malpliiĝas kaj malpliiĝas. Dum kvar jaroj la laboristnombro en la fabrikoj malgrandiĝis je 15 elcentoj. Dum la pasinta jaro, 1926/27, la nombro de laboristoj malaltiĝis je 5%, en la sama tempo, kiam la fabrikoj plimultigis la produktadon. En kelkaj industrioj la produktado eĉ kreskis je 10%, kaj samtempe la nombro de okupataj laboristoj falis je 10%.

Tio okazis jam en tempo de plena produktado. Sed kio okazos, kiam la merkato postulos malpli da varo? — Kio okazas en la fabrikoj, tio okazas ankaŭ en la vilaĝoj. Ankaŭ tie oni trovas sciencajn rimedojn, por produkti pli per malpli da laborforto. Sed notinde estas, ke la farmisto nenion gajnas, dum la farm-laboristoj malgajnas. Kvankam la farmisto bezonas malpli da laboristoj, li ankoraŭ ne povas akiri ĉion necesan por la ekzisto. La situacio de la farmistoj kaj farmlaboristoj fariĝas pli malbona, kaj tio efikas sur la industrian situacion en la urboj. La stato de la urba Laboristaro sekve ankaŭ plimalboniĝas. Ĉar, kiam la farmisto en vilaĝo perlaboras malmulte, li aĉetas malmulte, kaj la fabriko devas por li pli malmulte produkti. Krome, multaj farmistoj forlasas la farmojn kaj venas urben por serĉi laboron. Ili pliigas la nombron de senlaboruloj, kaj la konkuro inter la senlaborularo pliakriĝas kaj maldolĉiĝas.

Laŭ la citita artikolo en New Republic depost 1923 tri milionoj kaj tricentmil farmistoj elmigris el vilaĝoj al urboj. Se oni aldonas ilin al la laboristoj elĵetitaj el la fabrikoj, oni komprenas la akrecon de la nuna krizo. La grava ŝanĝo en la industria vivo de la lando, la plibonigoj en administrado kaj maŝinoj, signifas por la laboristoj malbonon. Ili pagas la prezon per senlaboreco, malsato kaj mizero. H. R.

El pollanda gazeto esp-igis M. Spetrik.

— paĝo 2 —

212 — SENNACIULO

FAMA PATRIOTKADAVREJO: VERDUN

Mi volas rakonti al la Legantaro mian viziton al la iama batalfronto de Verdun. Ĉiuj scias, ke tiu urbo vidis en 1917 la plej teruran buĉadon, kian oni neniam antaŭe vidis sur nia planedo. Jen, kiel aspektas tiu regiono 10 jarojn post la buĉado.

Verdun mem estas preskaŭ tute rekonstruita. Nur la multaj tombejoj, kiuj ĉirkaŭas la urbon, atestas pri la buĉado. Tie la krucoj elkreskis po multaj miloj. La iama batalkampo, ankaŭ nomata “La ruĝa regiono”, komenciĝas nur 3 kilometrojn distance de la urbnordo. Kiam la sciavidulo promenas de Verdun ĝis Douaumont (Duomon), pasante ĉe fortikaĵo kaj subtera fervojo de Tavanes, ĉe fortikaĵo de Vaux (Vo), kaj de Douaumont kaj la grandmonumenta ostejo pli malantaŭen al la bajonet-tranĉeo kaj la ŝtonminejo Autremont (Otremon), — terura vidaĵo aperas ankoraŭ nun al la okuloj de la turisto.

[BILDO p.2 | 9,23,45,42] Foto de tranĉeo plena de homaj kranioj kaj ostoj, inter tero kaj rubaĵoj.

VERDUN. — Valeto de morto.

Ĉie la detruitaj kampoj prezentas kvazaŭ riproĉe siajn valetojn, krutaĵojn kaj montetojn, tute truitajn. La eksterm-itaj arbaroj montras ankoraŭ siajn restaĵojn kun la ŝtipoj, elŝiritaj je 1,5 m. el la tero. Ĉie sur la kampoj oni ekvidas multege da militaĵoj: pafiloj, bajonetoj, grenadoj, dikaj kaj maldikaj kugloj, zonoj, ferteleroj, trinkujoj, ŝuoj, kaskoj, reloj, lignaĵaĉoj ktp. Kiam oni fosas nur 50 cm., oni ofte ektrovas kadavrojn, ĉu tutajn, ĉu pecojn. Ne malofte oni renkontas ostojn, multajn bestostojn, sed ofte ankaŭ homostojn. Ĉirkaŭ la fortikaĵoj ankoraŭ staras retoj el pikil-ferfadenoj.

Neniuj domoj aperas sur tiuj kampoj. Tute detruitaj estas la urbetoj Fleury (Fleri) kaj Douaumont. Neniuj muroj staras. Nur ŝtonaĵo miksita kun feraĵo, ledaĵo ktp. estas ankoraŭ videbla. Kiel solan konstruon oni rimarkas multajn monumentojn. Oni vidas: La Ostejo de Douaumont, la Bajonettranĉea monumento. Tiuj nomoj indikas, kie troviĝis la urbetoj Douaumont kaj Fleury, kaj oni tie konstruis monumenton. Dise, oni rimarkas tombojn kaj monumentetojn. Sed tio, kio frapas la okulojn, estas la grandega tombejo antaŭ la ostejmonumento de Douaumont.

Multaj homoj laboras tie, por serĉi metalaĵon, precipe kupron. Ili laboras en danĝero, meze de la militbuĉiloj. Laciga estas ilia laboro. Ili ricevas malaltajn salajrojn. Preskaŭ ĉiuj estas fremduloj, ĉu hispanoj, ĉu italoj, ĉinoj aŭ poloj k. a. Kiuj havas bonan ŝancon, ili povas akiri 30 ĝis 40 fr. po tago. Sed la plimulto akiras 15 ĝis 20 frankojn po tago. Ilia laboro konsistas el tio, fosi la kampojn por rikolti la pafaĵojn. Ofte ili fosas 80 centimetrojn profunden. Oni pagas al ili por kupro 3,5 fr. po kg. kaj 4 fr. po 100 kg. da feraĵo.

Ilia vivo estas kompreneble mizera. Kun sia familio ili loĝas en ligna kajuto antaŭ kaj maldekstre de la ostejo de Douaumont. Dume, niaj militprofituloj, tiuj el la dummilita tempo, kaj la postmilitaj, ĝuas arogante en siaj parazitpalacoj.

Mi nenion plu aldonas: la Legantaro mem juĝas kaj konkludas. (9344)

[REKLAMO p.2] HENRI BARBUSSE — Eklumo en la abismo. Kun antaŭparolo de la aŭtoro al la esperanta eldono. —o— Sub la freŝaj impresoj de la mondmilito la fama aŭtoro verkis tiun ĉi plaĉe prezentitan 96-paĝan verketon. Forta protesto kontraŭ la milito, esploro de ĝiaj radikoj kaj pasia kulpigo al la kapitalista sistemo! —o— Ni rekomendas la libron varme al ĉiuj K-doj, kiuj iom perfektiĝis en nia lingvo kaj volas ĝui meditigan legaĵon. Prezo: 0.80 mk. g. Havebla ĉe Administrejo de SAT Leipzig O 27

Ibn Seud

Por helpi al la kompreno de la okazint-, ant-, ontaĵoj en Arabio, ni publikigas per la sekvantaj linioj kelkajn interesajn sciigojn pri la gvidanto de l’ ribelantaj vahabitoj, la “liberigonto de Arabio”. Red.

Abdul Ibn Seud estas unu el la plej orginalaj kaj konsiderindaj personoj de l’ nuntempa Oriento. Lia regno etendiĝas hodiaŭ laŭlonge de la plej granda parto de l’ Ruĝa Maro, de la golfo de Askaba ĝis la limoj de l’ Jemen-regiono, de kie la limŝtonoj trapasas la dezerton ĝis Ojair kaj El Hasa, apud Persa golfo, tiam najbaras al Kovejt, suda Irako kaj orienta Transjordanio. En 1925 li venke militiris kontraŭ la malnova reĝo Husejn de l’ Hedjaz-regiono kaj detronigis lin, aneksante la landon. La ideo, kiun li de tuta vivaĝo persiste realigi celas, estas la starigo de tutaraba imperio. Unuafoje tio evidentiĝis jam en jaro 1910, dum la konflikto turkobalkana. Ĉiujn rimedojn li uzas, kiuj dum momento ŝajnas taŭgaj al li. Antaŭ 25 jaroj li helpis al Anglio en batalo kontraŭ la turkoj. Hodiaŭ li unuigas la gentojn por kontraŭbatali la britan imperion.

La fizionomio de Ibn Seud, kiu por la plej multaj inter ni ĝis nun ne estis pli ol nomo, estas desegnita al ni tre vive de vojaĝulo, Amine Rihani. Tiu lasta estas arabdevena, fariĝis kristano, usonano, kaj vizitis Ibn Seud en jaro 1922. Pri liaj impresoj li en tiu ĉi jaro eldonis libron.

Lia renkontiĝo okazis antaŭ la konkero de Hedjaz per la vahabitoj, en dezerto de Nufud. “Ibn Seud, grandstatura, estas tre simpla en siaj moroj kaj vestaĵo. La oraj okulvitroj strange kontrastas kun lia burnuso. Li babilas en familiara tono, sidante sur ŝafa felo. Multaj malbonaj famoj pri mi atingis lin. Sed li ne atentas ilin, mem dezirante konvinkiĝi pri mia persono. Malkaŝe li parolas kun mi pri ĉio, faras min konfidulo de ĉiuj ajn imageblaj aferoj. Du esencajn aferojn li celas por sia ŝtato kaj popolo: la religion kaj la rajtojn hereditajn de la prapatroj.”

Ekzistas malnova tradicia kredo vahabita. Ĝi estis fondita de Abdul Vahab en la 18-a jarcento kaj ne estis pure mahometana, sed kompromisema al idolana ideologio, en kiun refalis la popolamasoj dum mezepoko. Ibn Seud ekflamigis tiun malnovan vahabitan kredon, por starigi sian regnon, kaj la popolo restas plena de fido al li, religia kaj politika ĝia ĉefo. Ibn Seud estas forta, ĉar li respektas la “ulema” (mahometanajn teologojn), kaj tiuj siavice gardas, ke la popolo plenumu siajn religiajn devojn kaj pagu la imposton (“zakat”).

La vahabita kredo baziĝas sur la litero de l’ Korano kaj sur la “Sunna”,

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 213

t. e. kolekto de kult-observoj de l’ Profeto, kies ekzemplo devas esti sekvata zorgege. La vahabito rajtas kurbigi la frunton nur antaŭ Allaho, sekve ne rajtas kisi ies manon. Liaj moskeoj estas sen ornamaĵoj, li ne portas silkajn vestojn, neniam fumas, kaj neniaokaze rajtas kunigi alian nomon kun tiu de Allaho. Se iu malzorgas la preĝadon, oni lin avertas; se li rekulpiĝas, oni lin mortigas. Pekulo, kiu al si permesas fumi cigaredon, ankaŭ unue estas atentigata; se li rekomencas, la “ulema” lin bastonigas preskaŭ ĝismorte. Se oni kantas, se oni ridas tro laŭte en domo, la najbaroj vin ordonas ĉesigi tiun bruadon; novaj eksplodoj de gajeco sekvigas tujan punon.

Tia estas la vivo de l’ “Akhvan”-oj aŭ Fratoj, almenaŭ laŭ la videblaj eksteraĵoj. Oni aldiras, ke kelkaj sekretaj diboĉoj estas la necesa kontraŭpezo al tiu ĉi sovaĝa puritanismo, kiun trudas la vahabita pastraro. Cetere, ili ekzercas sin por la milito, pensas pri proksima militiro kontraŭ la alikredanoj, de kie oni revenos kun pruvoj de kuraĝo kaj kun novaj riĉaĵoj.

Jen la bazoj de l’ kredo de la subuloj de Ibn Seud: pura kaj simpla reveno al la tradicia doktrino, kaj ankaŭ miksaĵo de memestimego kaj humileco, de rezigno kaj de avideco, de malruzeco kaj de barbareco. “La ‘ulema’ estas la ŝimaĵo de l’araba scienco. La putraĵo de mortanta civilizacio en siaj malnoviĝintaj formoj” — konkludas la siria vojaĝanto. Kaj en la citita libro oni ne povas sin deteni konstati profundan reciprokan simpation inter la amerikanigita kaj kristanigita arabo, kiu vizitas Arabion, kaj la suvereno, kiu lin akceptas. Malgraŭ la distanco, kiu ilin disigas, ili estas proksimaj en la komuna malestimo kaj kompato por tiuj ĉi samrasanoj, kiuj trapenetrite de multcentjara nescio, sen alia risorto ol la fanatikismo, la avideco kaj la malamo, estas viktimoj de neŝanĝebla religio kaj de sufoka tradiciismo.

★

Faktoj sen komentoj

Oni sciigas el Barvahi, ŝtato Indore, ke la geedziĝo de l’ usonanino f-ino Miller kun la eks-maharadĵo de Indore, s-o Tuhoji Rao, okazis la 17. 3. kun tre komplika ceremonio, kiu longe estas priskribita en la britaj ĵurnaloj. La amerikanino konvertiĝis al la budhismo kaj ricevis la nomon Davy (Devi) Ŝarmistha. Oni notas, ke la suma valoro de la juveloj, kiujn ŝi portis la tagon de la ceremonio, sub formo de tiaro, de braceletoj, de agrafoj kaj eĉ de ringo en la nazo, sumiĝas je 350 000 funtoj sterlingaj.

La grandaj eksterordinaraj memoferoj estas facilaj kaj preskaŭ bagatelaj kompare kun la malgrandaj ordinaraj kaj ĉiutagaj oferoj.

La disvastigo de la biblio…

Kvankam la romkatolika eklezio komence nomis la presarton, eltrovitan de Gutenberg, “verko de diablo”, ĝi tamen baldaŭ ekkonis la valoron de tiu diabla eltrovo por sia celo. La ĝis nun aperintaj religiaj presaĵoj estas legionoj. La ĉefverko de la krista religio, la biblio, estas tradukita kaj presita en multegaj lingvoj. Ekzistas kelkaj naciaj societoj, kiuj eldonas bibliojn. Interesaj estas informoj de la “Brita Biblia Societo” fondita en 1804. Ĝi raportas: “En 1825 la nombro de lingvoj, en kiujn la biblio tute aŭ parte estis tradukita kaj presita, estis 142. En 1875 tiu nombro kreskis ĝis 295. En 1895 ĝi atingis 326, kaj la tuta elspezo de la societo dum tiuj 90 jaroj estis 320 000 000 oraj frankoj. Fine en 1925 la societo posedis la sanktajn skribojn eldonitajn en 800 lingvoj kaj dialektoj, ankaŭ esperantlingve.” — La eldonkvanto entute estas certe centoj da milionoj. La biblio estas donata en la manojn de infanoj, kvankam ĝi enhavas malmoralajn rakontojn, pro kio ĝi devus esti malpermesata. Sed en kapitalistaj landoj oni nur konfiskas literaturon socialistan, komunistan, ateistan, eĉ pacifistan.

…kaj de nia literaturo

La eldonkvanto de la marksista, ateista literaturo ĝis la milito estis kompare kun la disvastigo de la kontraŭa literaturo ankoraŭ malgrandega.

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

Provo

(Daŭrigo deknaŭa)

3-a Ĉapitro

LA MODERNA PATRIOTISMO

La Nacio aŭ Patrio

Post la forfalo de l’ Roma Imperio estis diversaj provoj pri restarigo de vasta politika unuo. Neniu sukcesis reatingi la staton, ekzistantan en la unuaj jarcentoj p. K.

Dum la t. n. Feŭda Reĝimo plej granda parto el Eŭropo estis en plena ĥaoso. Kio ĉefe karakterizis tiun epokon, estis la fakto, ke princoj, dukoj, baronoj kaj eĉ simplaj kavaliroj celis regi tute sendepende, ĉiu sur sia pli malpli granda bieno. Tiuj nobeloj plej ofte kondutis kiel rabistoj kaj priŝtelis vojaĝantojn kaj komercistojn. Tial la naskiĝanta burĝaro kaj la kamparanaro subtenis la klopodojn de reĝoj por limigi la “sendependecon” kaj arbitrecon de la nobeloj.

Estas vere, ke urboj povis ankaŭ stariĝi sendependaj kiel malgrandaj respublikoj. Kelkaj eĉ spertis grandan prosperecon. Tie ekfloris artoj kaj sciencoj, kiel en la antikvaj grekaj civitoj. Sed tiuj sendependaj ŝtatetoj ankaŭ batalis unuj kontraŭ aliajn, kaj finfine ili devis, kiel la nobeloj, rezigni sian sendependecon kaj eniri la kadron de pli granda politika unuo. Tiel kreiĝis reĝlandoj, kiuj konsistigis la ĝeneralan fizionomion de Eŭropo ĝis la Franca Revolucio, en 1789.

La povo de la reĝo estis senlima, tial ke li ricevis ĝin de dio mem kaj ne de la konsento de la regatoj. Tio evidentiĝis el la longdaŭra ceremonio, kiu okazis ĉe la konsekro de l’ reĝo. Antaŭ ol ricevi la sanktan ŝmiraĵon, li estis kvazaŭ dormanta. La ekleziaj altranguloj vekis la elektiton kaj sciigis la volon de dio pri lia investado en la reĝan postenon. Estis kvazaŭ miraklo. Per tio la reĝo eĉ akiris la povon kuraci malsanulojn. Ekzemple, Ludoviko la 16-a, tiu sama, kies kolon oni fortranĉis pli poste, devis tuj post sia konsekrado, mantuŝi 2400 skrofolulojn!…

En la unua ĉapitro, ni jam vidis, ke post la aliiĝo de la primitivaj, senestraj klanoj, kiam naskiĝis la estreco, ĉi tiu lasta devis sin apogi ne nur sur ekonomia bazo (La potlaŭo), sed ankaŭ sur ia mistika forto per sankta malprofaniĝo en kunfrataro. La konsekrado al reĝo de ekleziaj altranguloj estis (ankoraŭ estas) la daŭrigo, sub pli pompa kaj aliigita formo, de la kutimoj ekzistantaj ĉe primitivaj triboj.

Ĉiam kaj ĉie ni do povas konstati la ekziston de du fortoj, kelkfoje inter si batalantaj³³), kiuj direktas la historian evoluon. Unu rilatas al la teknika menso, devenanta el la neceso ĉasi, kapti, konstrui, inventi por vivi kaj fari la vivon pli kaj pli komforta; la alia rilatas al la mistika menso, kiu fantazie celas doni klarigojn pri la mondo.

Reĝlando fakte ne reprezentis teritorian kaj administran homogenecon. Ĝi estis stranga kuniĝo de feŭdoj sub sama reĝeco, kiu ofte rezultis el la hazardo de edziĝoj, de heredoj aŭ konkeroj.

Ne ekzistis naciaj armeoj. La reĝo plejparte uzis dungatojn por militi. Tial la regantoj ofte tute indiferentiĝis pri la venkoj aŭ malvenkoj de tiaj armeoj. Ekzemple, Volter povis

³³) La longdaŭra batalo inter la papoj kaj la germanaj imperiestroj pro la investituroj dum la mezepoko estas pri tio tre trafa ekzemplo.

— paĝo 4 —

214 — SENNACIULO

Tiu bedaŭrinda fakto estis kaŭzita per diversaj cirkonstancoj kiel: leĝaj malpermesoj, manko de financaj rimedoj, malinteresiĝo de la amasoj. Sed post la milito aperis en kelkaj landoj, speciale en Sovetio kaj Germanio, multe da libroj, broŝuroj, gazetoj kaj flugfolioj kun marksista, ateista kaj popularscienca enhavo. Estu nomataj kelkaj mondkonataj verkoj, kiuj estas disvastigataj tra tutmondo. Haeckel (Hekel), la enigmoj de la mondo (la germanlingva eldono atingis ĝis nun la eldonnombron de 420 000), Forel, la seksa demando, Corvin, la spegulo de la pastraro, Darwin (Darvin), la deveno de la homo.

Ĉiuj nomitaj verkoj aperis en kelkaj kulturlingvoj, parte en granda eldonkvanto. El la marksista literaturo la plej konata verko “La Komunista Manifesto” estas tradukita kaj presita en ĉiuj kulturlingvoj, ankaŭ en esperanto¹). El la gazetliteraturo mi nomas krom la ruslingva ateista “Bezboĵnik” (Sendiulo), la germanan liberpensan gazeton “Der Freidenker” (La Liberpensulo), kiu aperas nuntempe en kvanto de 430 000. La gazeto “Arbeiter-Illustrierte” (Laborista Gazeto Ilustrita), aperanta en Berlino atingis la gigantan eldonkvanton de 1 300 000. La nomita gazeto estas disvastigata tra la tuta mondo kaj enhavas parte esperantan tekston. K. Hubricht.

¹) Havebla ĉe Admin. de SAT, Prezo: 0.60 mk. g.

Semajno el mia vivo

Mi estas 30-jara oficisto-statistikisto. La urbo, en kiu mi loĝas, havas nur 5000 loĝantojn, sed ĝi havas grandan politikan signifon kiel centro de Kara-Kalpakia aŭtonomia regiono. Ĉi tie pro la aŭtonomeco ne validas iuj leĝoj de l’ cetera Sovetio. Ĉe ni la laboro en oficejoj komenciĝas je la oka horo kaj daŭras ĝis la dua, sen interrompo por la matenmanĝo. Tial mi devas ellitiĝi je la sepa, kaj estas duonhoron je dispono de mia edzino (kiu ankaŭ estas SAT-anino), por tetrinkadi. Dum ok minutoj mi piediras al la oficejo. Revenante hejmen mi tagmanĝas kaj kaŝiĝas en mia malluma ĉambreto pro la tagmeza varmego (60—70° C). Nur je la kvina mi povas eliri al mia en la korto konstruita tendo el kano, kaj mi rekomencas la labortagon.

Mi posedas grandan scivolemon, sed ĉiam posedis ankaŭ malgrasan monujon. Estas certe, ke al tiuj homoj la sorto turniĝas dorse. Spite miaj longjaraj penadoj la supera lernejo min ĉiam malakceptis. Tial mi nun okupiĝas per memedukado. Ĉiusemajne mi regule dediĉas du vesperojn al lernado de agronomio, politikaj kaj ekonomiaj sciencoj kaj librotenado. Restas nur unu libera tago. Ĉe ni tio estas vendredo, ĉar la mahometanoj festas tiun tagon. La oficistaro kaj la butikistoj ripozas vendredon kaj laboras dimanĉe kiel kutime.

Vendredon mi instruas esperanton al mia edzino, tralegas la esp. gazetojn ricevitajn dum la semajno kaj respondas al miaj gekorespondantoj. Ĉar la poŝto trafas nian urbon tre neregule kaj malofte (1—3 foje dum monato), okazas iam, ke en tiu ĉi tago mi estas okupita ĝis kelkajn horojn post la noktomezo. Sed tiu tago ankaŭ faras al mi la plej grandan plezuron, ĉar multaj K-doj interesiĝas pri la vivo en Meza Azio, kaj mi, kiel vera SAT-ano, estas ĉiam preta kontentigi ilian sciamon.

A. Jadlovker (6771), Kazakstan, Turtkul.

Kongreso de Edukintern

en Leipzig (9.—14. aprilo 1928)

La Internacio de l’ Eduklaboristoj organizos en Leipzig dum la Paska semajno “Pedagogiajn Tagojn” kaj Kongreson. La kunvenoj okazos en la ejo de la Unuiĝo de Leipzigaj Instruistoj. La 9-an de aprilo vespere okazos internacia amaskunveno en la Urba Ĉambro. La tagordo de la Pedagogiaj Tagoj estas jena: 1. La situacio materia morala kaj de l’ Edukado, 2. Celo de l’ Edukado, 3. Organizo de la lernejsistemo, 4. Programoj kaj Metodoj, 5. Disciplino ĉe lernantaro.

Edukintern estas tute unueca organizo kuniganta instruistajn sindikatojn el la diversaj prol. tendencoj. La Leipzigaj Pedagogiaj Tagoj estos grava manifesto por proletara unueco. Multaj Leipzigaj instruistoj firme promesis senpage loĝigi la eksterlandajn partoprenontojn. Sin turni al: Herm. Strobel, Leipzig N 22 E, Hartmannstr. 37. — SAT-edukistoj, partoprenu aŭ nepre sendu salutleteron al la Kongreso laŭ ĉi supra adreso.

La marta kajero de SENNACIECA REVUO (pedagogia) estas speciale dediĉita al la temoj pritraktotaj dum tiu Kongreso kaj al la celoj de Edukintern. Nepre havigu al vi tiun kajeron mendante ĉe la Administrejo de SAT! Prezo: 0,35 mk. g.

gratuli la reĝon de Prusio pro lia venko super la francaj armeoj. La fama verkisto ne kompromitis sian popularecon per tio. Tute male. Ne ekzistis tiutempe nacia, sed nur provinca patriotismo. Ne ekzistis ankoraŭ nacio.

La unua nacio, laŭ la moderna signifo de l’ vorto, kreiĝis en Francio post la Revolucio. La feŭdaj rajtoj estis nuligataj; la kamparano, la metiisto, la burĝo akiris la plenan posedrajton de siaj bienoj aŭ entreprenoj. La senposedigitaj nobeloj kuniĝis kun la fremdaj princoj kaj provis restarigi la malnovan ordon. Ĉe tia danĝero la diversaj provincanoj forgesis pri dia aŭtonomio kaj solidare batalis por defendi la ĵus akiritajn rajtojn. Kiuj jam posedis bienojn, tiuj volonte soldatiĝis, aŭ instigis siajn filojn aliĝi la armeon. Sed ne ĉiuj civitanoj estis bienposedantoj. Por varbi la senbienulojn oni promesis al ili, ke tuj ĉe la fino de l’ milito ili ricevos sian parton el la miliardo, kiun liveros la vendo de bienoj konfiskitaj al la forkurintaj nobeloj kaj al la Eklezio. La miliardo por la defendantoj de l’ Patrio tregege efikis sur la spiriton de la soldatoj el la unuaj revoluciaj armeoj. Kompreneble okazis, ĉefe en la urboj, multaj rekrutiĝoj nur pro entuziasmo por la libereco.

La konfiskitaj bienoj ne povis esti vendataj pro manko de aĉetantoj. La mono senvaloriĝis. Tial la miliardo ne povis esti pagata al la volontuloj. Sed ĉi tiuj lastaj ne forgesis la promeson. Pli ol unu fojon ili postulis la pagon. Babeuf utiligis tiun postulon en sia fama konspiro de la Egaluloj.

Francis Delaisi (Fransis Delezi), kiu mencias tiun fakton en sia libro “La Kontraŭecoj de l’ moderna Mondo”, donas jenan klarigon pri la tiutempaj militoj:

“Tial ke oni ne povis rehejmigi la soldatojn, ne doninte al ili bienon aŭ monon, oni daŭrigis la militon por ne malmobilizi. Ĉefe pro tio la packontrakto de Basel kaj tiu de Amiens (1801) estis nur interpacoj, kaj Napoleono povis senhalte konduki siajn venkantajn armeojn tra Eŭropo.

Post dudek jaroj, rezultis, ke ĉiuj malnovaj volontuloj estis mortigitaj, aŭ fariĝis generaloj, marŝaloj, eĉ reĝoj en Svedio, ĉe Napoli ktp. Kiuj ne scipovis legi, tiuj konsistigis la “grumblemulojn” de la malnova gvardio. Kiam Ludoviko la 18-a decidis pagi al la soldatoj nur duonan salajron, neniu plu pensis pri la promesoj de la Legislativo (Leĝdonanta Kunvenantaro). Ili tamen multe efikis sur la tutan eksteran politikon de la Konvencio kaj de la Imperio…

…Fundamente la tuta dramo de la Revolucio estis, je la vidpunkto de la amasoj, grandega penado daŭrigata dum kvarona jarcento por realigi novan agraran regularon, kiun ebligis la nuligo de feŭdaj rajtoj.

En 1792/95, ne plu estis armeo el “soldatoj”, batalanta pro pago, por apartaj interesoj de princo. Ĝi estis armeo el civitanoj unuiĝintaj por defendi komunan grundon, kiu apartenis al ili, kaj kiun ili deziris translasi al siaj infanoj. Tio estas ĝuste la principo de la romana civito. Tial, tute nature, ili retrovis la antikvan esprimmanieron. Kaj jen super la duon-brigadoj de Hoche (Hoŝ) kaj de Marceau (Marso), resonas la malnova vorto, forgesita depost dudek jarcentoj, je kies nomo militiris la hoplitoj el Ateno kaj la romanaj legianoj: Filoj de la PATRIO, antaŭen!

Tiun tagon la Nacio anstataŭis la reĝlandon.”

(Pluo sekvos) E. Lanti.

— paĝo 5 —

TRA ESPERANTIO

EL LA REDAKTEJO

Artikoloj alvenadas. Multaj. Sed kiom da ili respondas al la postuloj de nia gazeto? Mi hodiaŭ ne parolu pri la teknika flanko, la skribarto, la lingvo, la stilo. Mi nur pensas pri la enhavo. La preferata speco de niaj verkantoj estas rakontoj. Pli malpli longaj. Pli malpli seriozaj. Por “La Lernanto” tre ofte ili estas tro longaj, por “Sennacieca Revuo” tro mallongaj aŭ negravaj. Ĉar “S. R.” povas prezenti nur bukedon el plej elektitaj pecoj el proleta mondliteraturo.

Iuj opinias, ke rakontoj taŭgas por “S-ulo”. Al ili ni volas memorigi, ke la materialo por “S-ulo” ne povas esti beletristika, sed nur informa, serva. Tiaspecajn artikolojn ni ĉiam bonvenigas. Ilin ni atendas de niaj K-doj. Verkante ili pensu ĉiam: ĉu tio estas interesa por la alilandaj legantoj? Ĉu mi prezentas ion novan, originalan al ili? Ekz., de usona laboristo ni ne volas scii, kiajn ideojn li havas pri soveta sistemo aŭ kiujn librojn li prefere legas. Ni volas scii de li, kiel li vivas, kiel li laboras, kiom li salajras ktp.

Ni ĝojas pri aktiveco en kunlaborado al “S-ulo”, K-doj; ĉar ĝi atestas la spiritan vivecon en nia Asocio. Sed ni deziras direkti vian aktivecon al la ĝusta vojo, por ke viaj produktoj ne trafu la paperkorbon… N. B.

NI FUNDE LERNU LA LINGVON

Jam multajn fojojn la Redaktejo de “S-ulo” atentigis pri fuŝskribitaj korespondaĵoj. Tamen denove alvenas malzorge skribitaj leteroj, pro kiuj la Redaktejo devas ĉiam kaj ĉiam admoni.

Sed la korespondado en fuŝa lingvo kun K-doj diverslandaj ankoraŭ pli malbonan efikon sekvigas. Komencante apliki esp-on, oni faru tion sub kontrolo de l’ instruanto, donante al li sendotajn leterojn por korekto. Kaj oni korespondu memstare nur, kiam oni rimarkas ĉe si almenaŭ gramatikan senerarecon. Sed preferinde eĉ estas, ke oni korespondu nur post sufiĉa lertiĝo en stilo de la lingvo.

Se oni ne atentas tion, korespondante, oni neniam penos fundamente finlerni esp-on. Okazas, ke komencantaj korespondantoj ne rimarkas la gramatikajn erarojn de eĉ malnovaj esp-istoj, aŭ ial ne konsideras ilin eraroj, dum ili mem ne farus tiujn erarojn. Kiam mi demandis tiujn K-dojn, ĉu ili atentigis sian korespondanton pri la eraro, ili respondis: “Ĉu decas, ke mi al li parolu pri tio? Li ja estas kvin- aŭ dekoble pli malnova esp-isto ol mi.” Kaj oni alkutimiĝas al la eraroj de siaj korespondantoj, opiniante, ke “ĝi taŭgas, ĉar ĝin skribis eksterlanda K-do.”

Do pro tro frua apliko de la lingvo sen helpo de jam spertaj esp-istoj ni riskas ricevi armeon da malkorektuloj. Por eviti tion, oni devas plej zorgeme post studo de la kurso ellerni la lingvon laŭ libroj, gazetoj ktp. Necesas konstanta studado. La eraroj ofte estas kaŭzitaj de troa memfido. Kiom da erarplenaj leteroj restas nebone komprenataj! Pro tio kiom da vane perditaj tempo kaj energio! Tio malpliigas la valoron kaj intereson de l’ korespondado. Mankas la intereso legi kaj traduki por nacilingva gazetaro fuŝskribitan leteron.

Tial mi ripetas, ke nia lingvo — “edukilo al sennaciismo” — tute ne povos plenumi sian taskon, se ĝi daŭre troviĝos en la manoj de malkorektuloj.

Ja plej bona ideo, esprimita per malbona lingvo, aperas jam iom malbonigita. — Ni atentigu niajn korespondantojn pri iliaj eraroj kaj korektu ilin, same kiel ni mem akceptu danke ĉiujn korektojn kaj instruojn.

Fine, por pli sukcesa kresko de nia movado, ni konsciu, ke ni devas lerni kaj lerni.

“Kiu ne lernadas, tiu mallernas.”

V. Piskunov (5432).

NIA JARA KOTIZO

Sekve de la artikolo de nia Administranto en n-o 178 de “S-ulo” ni ricevis kelkajn leterojn pri la temo. Ili ĉiuj konsentas pri la plialtigo¹). Kiel tipan ekzemplon ni publikigas jenan eltiron el unu el tiuj leteroj:

“Kiam mi antaŭ 1½ jaroj en Hungario aliĝis al SAT, mi jam tiutempe miris, kiom malalta estas nia jara kotizo. Kaj nun mi devas mencii, ke en tiu momento mi eĉ ne sciis, ke por la jarkotizo ni ricevos ankaŭ la Jarlibron. Mia miro estis granda, kaj kvankam mi estis senlabora dum multaj monatoj kaj devis nutradi kvarmembran familion, — jam el mia unua salajro mi sendis mian “ĉeneron” por la “Jubilea Ĉeno”, cele subteni nian “S-ulo”-n. Mi sentis, ke mi fariĝis vera, fidela batalanto de la armeo de l’ prolet-esperantistaro!

“Ĉiuj racie, prudente pensantaj K-doj devas konstati, ke nia kotizo vere estas tro malalta kaj la enspezoj ne povas ekvilibri la elspezojn. Nia “melkata bovino”, la eldon-kooperativo, servu estonte ne por nura ebligo aperigi “S-ulo”-n, sed por teknika perfektigo, enhava riĉigo de nia ĵurnalo²).

“Mi plene akceptas la 33%-an plialtigon de nia jara kotizo, eĉ volonte estus pagonta kotizon, plialtigotan je 50%.

“Nia SAT-anaro devas esti la plej klaskonscia, gvidanta grupo de l’ tutmonda esp-istaro. En necesaj okazoj ĝi devas esti model-donanta. La voĉo de la devo nun jam vokas nin. Do, montru ni bonan ekzemplon, estu ni oferemaj, sindonemaj!

“Nuntempe mi estas jam longajn monatojn elmigrinto kaj travivas vere malfacilan periodon, ĉar mia familio troviĝas en mizero kaj malproksime de mi. Mi mem estas malsana. Sub influo de l’ administreja alvoko mi tamen denove kolektos miajn “ĉenerojn”, ĉar nia tendaro devas disvastiĝi, fortiĝi, ĝiaj armiloj devas multobliĝi!” 7579.

NE TIEL PARTIEME!

Estas ofte tendenco de K-doj verkantaj artikolojn pri politiko kaj laborista movado por “S-ulo”, klarigi ĉion laŭ unuflanka partia maniero, kaj kompreneble — laŭ partia vidpunkto de la verkinto. Ĉu tio vere povas utili al “Sennaciulo”, mi forte dubas. “Sennaciulo” ne estas tendenca parti-propaganda ĵurnalo, sed laborista, peresperanta, ĝenerala klasbatala edukilo. Al siaj legantoj ĝi devas prezenti materialon, kiu konformiĝas al tiu spirito sinteza. — Leginte, ekzemple, artikolon de “Lodzano 10 750” en n-o 180 sub titolo “Antaŭ la balotoj en Polio”, ni povas konkludi, ke la tuta malbono venas de Pilsudski kaj… bund-anoj (judaj socialistoj), kaj ke la lastaj estas nur krimuloj kaj denuncantoj. Mi tute ne estas “bundano”. Temas ne nur pri bundanoj, sed pri ĉiu alia klasbatala partio. Ne sufiĉas, ke ĝi ne estu la partio de l’ verkinto, por ĝin tiel “nigre” prezenti al la Legantaro de “S-ulo”. Ni devas kutimiĝi ne nur al sennacieca, sed ankaŭ al pli kritikema kaj, se ne senpartia,

¹) Kaj por sia propra celo, eldoni kolekton de literaturaĵoj. — Red.

²) Krom K-do 7972, Wels, kiu opinias, ke plialtigo de la kotizo sekvigos malpli multnombran aliĝon (aŭ eĉ eksiĝojn), pro senlaboreco ktp. Li tamen konsentas monsubtenon kaj eĉ instigas, ke oni en grupoj aranĝu “help-kasetojn” por SAT.

— paĝo 6 —

almenaŭ tolerema pens- kaj agadmaniero. Tiaspiritaj artikoloj havos pli da intereso, kaj la ĵurnalo multobligos sian valoron edukan kaj informan. Ni serĉu pli ofte la sintezon, ne devigante ĉiujn legantojn rigardi la mondon de faktoj tra koloritaj okulvitroj de iu partio, sed per malfermitaj okuloj, en la intereso de la tuta Proletaro.

J. Z. (6117).

Red. noto. De K-do 5383 ni ankaŭ ricevis proteston pri la artikolo de Lodzano. Plie la protestanto demandas: “Kial vi konsentis enmeti artikolon, kiu entenas malĝustajn atakojn kontraŭ lab. partio?” Nu, simple tial ke, ĉe tro rapida legado, mi ne atentis, ke “Bund” estas la partio de judaj laboristoj kaj transdonis la manuskripton al la Redaktoro por prilaboro. De nun ni tre atentos la skribaĵojn de K-do Lodzano, kaj ni certe metos ilin en paperkorbon, se ili denove entenas insultojn kontraŭ lab. partioj. Ĉi okaze ni ree alvoku al niaj korespondantoj, ke ili ne forgesu, ke “S-ulo” estas superpartia organo, kiu devas nur objektive informi kaj ne tendence kaj malvere raporti. E. L.

PRI TURISTA FAKO

Estus plej maltrafa entrepreno, se efektiviĝus intenco de K-do Semjonov (esprimita en n-o 176), eldoni propran esp-lingvan turistan presorganon. Kelkaj tiaj entreprenoj (tute kompreneble) jam fiaskis. Sed tasko de la turistoj estas, nepre pere de esp-o kolekti materialon, kiun ili poste liveru al naciaj turist-organizoj laboristaj. Krome mi tute konsentas, ke de tempo al tempo aperu ankaŭ speciala turista paĝo en “S-ulo”. Sed oni nepre ne efektivigu aperigon de propra presorgano. Estus certe trafa ago, se por viaj celoj vi utiligus la Esp.-Servon de SAT, kiu ankaŭ de tempo al tempo povus liveri turistajn planojn ktp. al regionaj gazetservantoj, kiuj siavice devus peri tiajn planojn al siaregionaj turistaj organizoj en nacia lingvo. Jen, propono por pliintensigi nian peresp-an servadon al laborista organizo.

Ĝenerale mi ankoraŭ diru, ke la unua kaj plej grava laboro nature restu por ĉiam, nia varbado inter la unuopaj proletoj en fabrikoj, organizoj, kluboj ktp. Ankaŭ ni ne malatentu la interesigon de gvidantaj Gek-doj pri nia lingvo, kiuj povas utili al nia movado. (715)

HISTORIO DE LA LABORISTA ESP. MOVADO

La kompilanto de tiu gravega verko, kies aperigo forigos ofte senteblan mankon en nia literaturo, refoje alvokas ĉiujn K-dojn, kiuj povas liveri informojn k. materialon laŭcelan, ke ili senprokraste plenumu tiun taskon. Ĝis nun el kelkaj gravaj landoj mankas la informoj. Ĉu ni eldonu nekompletaĵon? Rapidu! Ĉion adresu al K-do G. P. de Bruin, Twekkelerweg H. 187 g, Lonneker bij Enschede, Nederl.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Germanio. Novaves (ap. Berlin). 4. marto okazis inaŭguro de esp. standardo por nia grupo, kiu ekzistas de majo 1926. La grupo posedas bonan bibliotekon k. estas unu el la plej laboremaj de l’ distrikto Berlin-Brandenburg-Lausitz. Ĝi kolektis por standardo inter la membroj 200 gmk. (Kiom por SAT-kooperativo? — Red.) Post kunveno de LEA-distrikto ĉiuj Gek-doj marŝis tra la stratoj al inaŭgurejo, kie multaj gastoj, ankaŭ burĝaj esp-istoj, ĉeestis la feston. Partoprenis virhoro, deklamantoj, paroladantoj (K-do Schulz por la grupo, K-do Vildebrand-Berlin; dir. Glück k. reprez. de gr. Potsdam por la burĝa movado). Multaj salutlet. el ĉiuj landoj estis ricevitaj (laŭeble ni resp. al ĉiuj). Ĉiuj gazetoj raportis pri la soleno, bonsukcesa ankaŭ de propag. vidpunkto. Eksterl. K-doj vizitontaj Berlinon, ne forgesu nian grupon! — Lab. Esp. Grupo “Ni estu fratoj”, N. — Sovetio. Kohma. SEU klopodas nomigi ĉefan placon je nomo de D-ro Zamenhof. Kursoj okazas kun 30 lern. Ili daŭras 2 jarojn. — Kremenĉug. Novaj rondetoj ĉe fervojista klubo “Lenin” (gvid. K-do Ŝlipper), ĉe X-a regimento por ruĝarmeanoj (K-dino Moskina), 3-a tabakfabriko (K-do Perelman), kursoj de IRH-aktivuloj (K-dino Izgur). Gravaj kursoj ĉe Pedag. Teknikumo por 80 stud. (gvid. K-do E. Izgur) k. Vespera Universitato por 25 stud. (K-do M. Izgur). — Krjukov (Dnepro). Novaj porfervojistaj rondetoj dank’ al la aktiveco de Gek-doj Krivopljas, Humenjuk, Ŝkarbatova, Floŝev. — Jaroslavl. Dum feb. K-do Lingel raportis pri esp. en 9 div. kluboj, ruĝaj anguletoj k. lernejoj. Aŭskultis 1460 pers. Rezulte 3 rondetoj po 50 p. (gvid. Lingel). 5087. — Leningrad. Funkcias nun 46 rondetoj, kie laboristoj k. oficistoj lernas. Dum nuna vintra sezono okazis multaj raportoj pri esp., ĉeestis ilin entute 4000 pers. Ne delonge organizita “ekspozicio de intern. interligo” havas grandan sukceson. Ankaŭ ĉe IRH-gub. organizo oni sukcese agadas. Dum nur 2 semajnoj IRH-ĉeloj sendis 20 let. al alilandaj RH-ĉeloj k. al enkarcerigitaj K-doj. Radiostacio legigis artikolon pri esp. En leningr. ŝtata universitato oni organizis kurson pri int. lingvo k. esp. — P. Tilin (9310). — Svedio. Malmö. Oni fondis esp. klubon de laboristoj kun 45 membroj. Funkcias 5 studrondoj en esp. 5. 1. okazis festo kun parolado k. teatroludo; same 4. 2. Ĉeestis 100 pers. (Laŭ Svensk. Arb. Esp.).

Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera.

L. L. Zamenhof (Fundamento de Esperanto, havebla ĉe nia Administracio).

La Lingva Angulo

Ĝenerala rimarkigo. Ĉiujn demandojn, kiuj rilatas al Vortaro kaj estas klarigataj en la Vortaro de KABE, ni ne respondas ĉi tie.

Demandoj:

  1. Ĉu formo “ekŝanceligi” ĉiam estas erara? (Vidu L. Ang. en n-o 169). Ĉu esprimoj: “ekŝanceligi, vidigi, kaptigi, metigi” k. s. ne signifas “igi iun ekŝanceli, vidi, kapti, meti ion? (4608)

  2. Kia diferenco estas inter “konfuzi, konfuziĝi, konfuzigi”?

  3. Kia diferenco estas inter “ekbruli, ekbruligi, ekbruliĝi”?

  4. Kia diferenco estas inter “enloĝiĝi, enloĝi, enloĝigi”? (7338)

  5. Ĉu oni povas uzi “ĝis (kiam)” en la sama senco kiel “dum”, ekz. en la frazo (“S-ulo” n-o 159, pĝ. 22) “Sed liberpensuloj ĉie estas kaj estos maltoleremaj ĝis (kiam) homaro ne staros tiom alte, kiom sennaciularo”? (7145.)

Respondoj:

  1. Oni povas kunligi transitivajn formojn kun “ig” teorie ĉe ĉiuj verboj; praktike oni ofte devas preferi alian formon, por ne malklarigi la sencon. Ekz. la de vi citita “A. ekŝanceligis Petron la arbon” estas tute malkonsilinda pro la duobla akuzativo, kiu malklarigas la sencon. Ankaŭ “A. ekŝanceligis al P. la arbon” estas malklara. Sekve, praktike la formo “ekŝanceligi” estas nekorekta. Krome temis konstati, ke “ŝanceli” estas transitiva formo, kion la K-doj ofte malmemoras. Kompreneble frazoj kun “vidigi, irigi” ktp. estas klarsencaj kaj uzindaj: Ekz. “mi vidigas al P. la ĝardenon” aŭ “mi irigas Petron al la muro”. (Oni nepre ĉiam evitu la duoblan akuzativon, eĉ se ĝi gramatike estas pravigebla).

  2. Konfuzi estas transitiva verbo. Ekz.: Mi konfuzis lin per akraj paroloj. Konfuziĝi estas la netransitiva formo. Ekz.: “Li konfuziĝis, aŭdante la akrajn parolojn.” Pri “konfuzigi” legu la resp. al 1. Ekz.: “Mi konfuzigis Petron per la akraj paroloj de mia amiko”, tio signifas: “mi Petron igis konfuza per…” Prefere oni diru: “Mi instigis mian amikon, per akraj paroloj konfuzi Petron.”

  3. Bruli estas netransitiva verbo. Ekz.: “La domo (ek)brulas” (signifas: la domo suferas ion, sed ne agas). Sed: “mi ekbruligas la domon.” (igi faras la verbon “bruli” transitiva.) — La formo ekbruliĝas estas evitinda, ĉar “ek” jam esprimas “veni en staton de”, sekve “iĝ” ne plu esprimas novan nuancon.

  4. Komparu la antaŭajn resp. La verbo loĝi estas netransitiva, ĉar ĝi esprimas staton. “Mi loĝas en domo” signifas staton de loĝado. (Oni ankaŭ povas diri: Mi [en]loĝas

— paĝo 7 —

domon”; tiukaze la akuzativo nur anstataŭas la prepozicion “en”, sed ne rilatas al la karaktero de l’ verbo “loĝi”. Sed ni malrekomendas en tiu ĉi frazo la akuz. formon, kvankam ĝi estas gramatike korekta. Ĝi estas neklara.) Por, esprimi movon, ni do laŭsence bezonas la sufiksojn “ig” aŭ “iĝ”. Mi enloĝiĝas domon (rilatas al la subjekto “mi”), kaj “mi (en)loĝigas Petron en domon (rilatas al la objekto, Petro). Interimo.

  1. Ne. Ambaŭ vortoj (uzataj prepozicie kaj konjunkcie) havas nur unu sencon, kaj oni ne povas interŝanĝi ilin. Anstataŭ “ĝis kiam” oni pli simple uzu nur “ĝis”, ĉar plej ofte ĝi sufiĉas por la klareco de frazo. En la citita frazo oni devas forstreki la vorteton ne kiel eraran. Korekta tiu vorteto nur estus, se ni anstataŭas “ĝis kiam” en la frazo per”… tiel longe, kiel (homaro ne staros…)”. “Dum” oni en tiu ĉi okazo ne povas uzi, ĉar ĝi havas alian sencon; sed uzebla estas la formo “antaŭ ol” anstataŭ “ĝis (kiam)”, en la sama senco (sen postsekvanta “ne”).

[BILDO p.7 | 8,42,36,48] Kapdesegnaĵo de la rubriko: libroj, paperoj kaj skribilo sur tablo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Esperanto-Russkij Slovarj, de V. Sutkovoj. Eldonejo Izdanije CK. SEU, Moskva 1928, pĝ. 213, 11×15 cm. Prezo nemontrita.

La vortaro estas tre bone prezentita. La vortoj de Universala Vortaro estas presitaj per grandliteroj, tiuj de Oficialaj Aldonoj signitaj per ciferoj k. la neoficialaj per steleto.

Ni bedaŭras, ke la aŭtoro enkondukas kelkajn strangaĵojn laŭ sia persona prefero: anke, ante, ankor(e). Se ĉiu volos nepre trudi kontraŭ fundamentajn formojn, ni bele aspektos. Ian tagon espereble ni trovos iun, kiu enkondukos — laŭ la § 15 de la Fundamento kompreneble! — matro, kiu krom la internacieco povas sin defendi per la — egaleco de seksoj. Kaj fine ĉu formoj kiel ankaŭ, antaŭ ne estas pli belsonaj, ol la polaj, senfortaj ante, anke? Sed por tion senti oni devas havi — orelon kaj due respekton al nia vivanta lingvo. Ni ankaŭ bedaŭras, ke la aŭtoro tro forigas fi, kiu ja troviĝas en tiom da lingvoj! S. G. K.

Kvin esp. Ŝlosiloj eldonitaj laŭ nova normo k. sub la aŭspicioj de la Int. C. K. de la esp. movado. Germana (eld. Ellersiek & Borel, Berlin), itala (eld. A. Paolet, San Vito al Tagliamento), juda (eld. I. Ŝapiro, Bialistok, Polio), nederlanda (eld. H. Blok, Amsterdam), sveda (eld. Eld. Esp. Societo, Stockholm). Prezoj: 10 fg., 30 cent., 20 ct., 7½ ct., 10 œroj.

Ŝlosiloj alilingvaj sekvos. Ili diferencas de la pli fruaj per kovrilo kun nova tekstaranĝo k. per la kompletigo per tabelo de korelativaj vortoj k. komerca vortareto. I. A. la adresoj de la koncernaj naciaj Lab. esp. societoj estas konigitaj sur kovrila paĝo. Formato k. malpezo same kiel antaŭe.

Kiel oni malŝparas tempon kaj energion

El dagestana vilaĝo (Kaŭkazio)

La vivo spite la bela naturo estas sufiĉe sovaĝa kaj enuiga. La plej malfacila afero estas la lingva demando. Dum kelkaj monatoj interrilati kun la mondo nur per tradukanto, nenion kompreni el ĉirkaŭanta vin mondo sen lingvo, jen estas vera torturo. Mi dezirus esperantigi miajn lernantojn, sed mi timas pri iliaj kapoj; ĉar la lernantoj jam studas rusan, darginan, turkan lingvojn. Mi devis iom prokrasti esp. laboron, por ne fari el nia lernejo lingvistikan instituton… Kvankam mi volonte anstataŭus ĉiujn tri lingvojn per unu — esperanto. Ni jam staras ĉi tie sur la vojo al esperanto, ĉar baldaŭ dagestanaj lingvoj transiros al latina alfabeto.

Malrapide fluas tie ĉi la vivo, ankaŭ la pensado ne rapidas. Ĉirkaŭitaj de altegaj montoj la enloĝantoj malmulte pensas pri cetera mondo. Ili fervore kliniĝas antaŭ “Alla” kaj eĉ ne intencas ŝanĝi sian vivmanieron. Feliĉa, idiota vivo. Lernejo, kooperativo kaj aliaj novaĵoj de soveta tempo nur malmulte vekis ilin. Nur la junularo iom post iom sovetiĝas. 4544.

[BILDO p.7 | 66,9,89,19] Kongresmarko: kvinpinta stelo kun «SAT» antaŭ silueto de urbo, kun la surskribo «ESPERANTO — VIII. MONDKONGRESO — GÖTEBORG, SVEDIO — 14—19 Aŭg. 1928».

Kongresmarko farita laŭ desegnaĵo de K-do Gunnar Torstensson.

Havebla ĉe la Kongres-Komitato.

ĜUSTIGO

La redaktoro bonintence (n-o 181, p. 199, lasta linio 2-a kolono) ŝanĝis “minis” al “ĉizis”. Sed kompreneble oni ne povas ĉizi ŝtonon silikan per korno de l’ cervo. Vere tie en Thetford la prahomo havis malprofundan ŝakton kaj en speciala tavolo subtere minis silikŝtonojn por siaj iloj. Ĝenerale la redaktoraj ŝanĝoj plibonigas, sed tiun ĉi fojon ne. (488)

K-do 488 mem kulpas pri tiu malkorektaĵo. La redaktoro ne komprenis la frazon enhavantan la vorton “mini”, kiu fakte ne havas sencon (mini = esti mino). Sekve li ne povis prezenti ĝin al la Legantaro kaj anstataŭis ĝin per alia. Laŭ la supra klarigo kredeble “elfosi” estus laŭsenca. Ni profitu la okazon, por atentigi ĉiujn K-dojn, kiuj verkas por “S-ulo”, tre bone pripensi la uzatajn terminojn, por eviti erarkomprenojn. Red.

[REKLAMO p.7] SENNACIECA REVUO regule aperas ĉiumonate! Pro la malfruiĝoj en la aperado de “S. R.” dum la lasta tempo la Revuo perdis multajn abonantojn. Ni povas certigi al la Legantaro, ke hodiaŭ ne plu ekzistas la kaŭzoj de prokrasto. “S. R.” de nun tute akurate aperos kaj estos liverata al siaj amikoj. Ne nur al la malnovaj abonintoj ni direktas la peton reaboni la Revuon, sed ni ankaŭ deziras akiri multajn novajn legantojn inter la amikoj de Literaturo — Scienco — Pedagogio. Enhavo de la marta kajero (Edukada serio) M. Van de Moortel: Semajno de Edukintern en Leipzig. — Celo de l’ Edukado. — Céléstin Freinet: La problemo pri lerneja disciplino. — Edukintern: Statutaro. — M. Boubou: Internacio de l’ Eduklaboristoj (rapida historia skizo). L. Vernochet: De Bordeaux ĝis Leipzig. T. Oki: Situacio de prolet-infanoj en Japanio kaj Ĉinio.

IRH-anoj, atentu!

La Distrikta Komitato de IRH. (MOPR), ĝiaj ĉeloj kaj ties anoj dez. koresp. kun IRH-organizoj kaj membroj pri IRH-laboro kaj kun politikaj malliberuloj pri ilia vivo. Samtempe la k-to petas pri alsendo de IRH-fotoj, revuoj, afiŝoj kun nepra esp. traduko por IRH-ekspozicio. Al sendontoj antaŭdankon. Adreso: Ĉita (Siberio), Zejskaja N 17, Okrajkom (MOPR).

ADRESŜANĜO

La Pariza Lab. Esp. Klubo troviĝas nun en 44, Rue Claude Vellefaux. Korespondantoj! Nepre notu! La malnova adreso ne plu validas.

Junlaboristoj kaj komjunuloj!

La Distrikta kaj Urba Komjunular-Komitatoj, multaj komjunular-ĉeloj, junpioniraj taĉmentoj k. unuopaj komjunuloj dez. koresp. kun alilandaj junlaboristoj k. junkomunistoj k. ties organizoj pri junlaborista, komjunulara k. kominfana vivo, laboro, organizoj k. batalo kontraŭ kapitalista sociordo, ankaŭ pri metodoj de porinternaciisma edukado. La anonco validas unu jaron. Resp. garantiata. Adr. Ĉita (Siberio), poŝtkesto N 1, por…

TRANĈILLABORISTOJ EL ĈIUJ LANDOJ

Por starigi korespondadon inter la samprofesianoj, sendu adresojn kaj detalojn pri salajro k. vivkondiĉoj al la Peranto de la SAT-rondo Solingen. Adr.: K-do Erwin Schmitz, Solingen (Germ.), Milchstr. 62. Respondas tuj.

Tutmonda prolet-infanaro atentu!

Ĉu vi jam sendis let. al Kievaj pioniroj? Nepre skribu! — Kievaj pioniraj taĉmentoj dez. koresp. kun pioniraj organizoj k. prol. infan-grupoj el tuta mondo. Skribu multnombre! Resp. garantiata. Adr.: al Petrovski Rajkom LKSMU, por pioniroj, Borisoglebska str. 2, Kiev (USSR).

— paĝo 8 —

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”: New-Yorker Volkszeitung, 1. 2. (Kvar taskoj — Drezen). Kiir (Radio), Tallinn, 4. 4. 27, Striko en Turkio, Let. el Persio; 11. 2. 28, El Hung.; 10. 3., Klasbat. en Jap.

Represis el “La Lernanto”: Punalippu (Ruĝa flago) Porinfana gaz., Helsinki, marto. Kiel laboras mia pionirtaĉmento (feb.).

Priesperantajn art. k. notojn enhavis: Daily Herald, London, 16. 3. (ankaŭ pri “S-ulo” n-o 179); PAX, Paris, 16. 3., du art.; Punalippu, Helsinki, marto; Sächs. Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 14. 3., el Riesa; New-Yorker Volkszeitung, 30. 1.; Der Deutsche Eisenbahner (Germ. fervojisto), Berlin, 11. 3.

Pri SAT k. la Kongreso enpresis: El Socialista, Madrid, 13. 3.; Social-Demokraten, Stockholm, 18. 3.

NIA POŜTO

5432. — Sen la muziko la versetoj neniom valoras. Kontrolu aŭ kontroligu laŭ la ritma akurateco vian tradukon.

10 142. — Atentu la unuan el la “dek devoj” en marta “La Lern.”. Vi metis al vi tro malfacilan taskon.

5323. — Ni utiligas 1. k. 3.; la duan nur en okazo de bezono.

4983. — Ne povas enmeti senpage.

Al kelkaj. — N-oj 175, 177, 181 k. 182 ne plu estas haveblaj.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Bulgario.

K-do Georgi Atanasov, (junulo) 141/VI, Gorna-Ĝumaja, dez. koresp. kĉl.

Francio.

Adresŝanĝo. K-do L. Chaussade, 35, Rue St. Georges, Lyon, 5 (stratŝanĝo).

Adresŝanĝo. K-do Niko Smit forlasis Parizon. Nuna adreso: Kromme pad 5, Laren (N. H.), Nederl. Dez. koresp. pri sociaj temoj kun ĉiul. K-doj.

Germanio.

— 20 gelernantoj dez. interŝ. PI, PM kĉl. preferinde kun gelernantoj. Adr.: K-do Hellmut Otto, Naturheilgarten, Neukirchen i. Erzgeb.

— Kelkaj membroj de nia grupo dez. interŝ. L, PI, kĉl. Adr.: “Lab. Esperanto Grupo”, Oelsnitzer Str. 107/1, Hof i. Bay.

— Komencanto (sportulo) dez. koresp. kun Moskvaj sportuloj pro partopreno de la Spartakiado. Resp. garantiata. Skribu al: K-do Richard Knappe, Heidenauer Str. 12, Dresden-A. 21.

K-do Hans Gerber, Johannisvorstadt, 1, Altenburg i. Th., dez. koresp. kun amator-pentristoj, interŝ. PM k. artaj PK. Tuja resp.

— Esp.-kurso en lab. gimnast-unuiĝo serĉas kolektivan korespadon kĉl. L, PI, pref. kun esp. kursoj aŭ grupoj. Adr.: K. Bärthel (por esp. kurso), Katharinenstr. 9, Buchholz i. Sa. — Ni nepre resp.

Jugoslavio.

K-do Stefano Fure (broŝisto), Cara Dušana, 12, Veliki-Bečkerek, dez. koresp., precipe kun aŭstrianoj k. germanianoj pri fakaj problemoj.

K-do Andrija Mišak (tipografisto), Radnički dol. 53, Zagreb, dez. daŭre koresp. kun samfakuloj pri kleriga laboro inter la laboristoj, L, PI, Certe resp.

Hispanio.

— Jenaj K-doj en Tarrasa (Katalunio), dez. koresp.: Sebastian Chaler, Str. Sn. Mariano 124; Jaime Panés, Str. Sn. Lorenzo 95; Ramon Closa, Str. Sn. Guirico 68; Francisco Dalman, Str. Mina 26; Jacinto Vita, Str. Carretera Rellinàs 44; Josep Peirò, Str. Prim 129; Julio Cardenal, Str. San Isidro 67-1º; Antono Costa, Str. Salmeron 98; Francisco Vila, Str. Carretera Rellinàs 44; Vicente Tosea, Str. Norte 64.

Nederlando.

Adresŝanĝo. K-do G. P. de Bruin (Enschede), nun loĝas: Twekkelerweg, H. 187 g., Lonneker bij Enschede. (Ne dez. korespondi.)

Sovetio.

K-do Arkadio Virviĉ (junkomunisto), Puŝkinskaja 9, kv. 3, Pskov, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. L, PK, PI, PM, bfl.

K-do S. Bojev (studento), Vet-Instituto, Saratov, serĉas seriozan koresp-adon, preferinde studentojn; interesajn let. uzas en studenta murgazeto. Somere loĝas en Aŝhabad, ul. Svobodi 2 (Mez-Azio).

K-do Edraki Zejnalov, ul. Jukovskaja 19, Aŝkabad (Turkmenistanio) dez. koresp. pri div. temoj kĉl.

K-do Ignaco Galaktionov, Centra Lab. Klubo, Porhov, Pskov. gub., dez. koresp. kĉl. L, PK, PI, nur pri lab. movado k. klasbatalo. Resp. garantiata.

ATENTU!

Esperantista rondeto ĉe Klubo de metalistoj serĉas korespondantojn, rondetojn kaj grupojn ekster Sovetio. Ni korespondas pri kluba vivo, klerig-laboro, politikaj aferoj, laborista vivo kaj sporto. Respondo garantiata. Adr.: Kamenskoje, Dnjprp. okr. (Sovetio) Klubo “Ŝevcenko” por Esp-o-Rondo

— Interligilo de la PTT-ĉelo de SEU ĉe Tehnikumo de Ligilo, dez. koresp. kĉl. kun Radioamatoroj, oficistoj de telefono k. telegrafo. Adr.: Ĉelo de SEU Tehnikumo de Ligilo, Gorohovskaja 16, Moskvo.

— Kursanoj-konstrudesegnistoj dez. korespondi kĉl. pri desegnarto, lab. movado k. a. temoj. Resp. garantiata. Adr.: K-do N. Rikov, Sretenka, 27/29, Gos. Kursi Ĉertejn. — Konsruktorov, Moskvo.

K-doj A. k. L. Baŝev, Nijne-Siromiatniĉeskaja d. 5, kv. 66, Moskvo, dez. interŝ. PK, kĉl. Resp. garantiata.

— Jenaj Gek-doj el Ivanovo-Voznesensk deziras korespondi kĉl. pri div. temoj L, PK, PI: Paŭlo Fr. Neĉvalenko, Afanasjevskaja 37; A. Paramonov, 2-a Ilinskaja 32; Mikaelo Sorokin, Ŝtaro Ikonnikovo 22/2, Spiridonova; Viktor Zvorikin, fabriko BIVM, Buro uĉeta materialov; Aleksandra Teofanova, fabriko BIVM, Buro uĉeta materialov.

K-do A. Jadlovker, Turtkul, Kazakstan, dez. koresp. kun Radio- k. fotoamatoroj. Resp. estas ĉiam garantiata. Skribu multnombre! Interŝ. jurn., il. gaz. k. esp-aĵojn.

— Esp. rondeto el laboristoj de marfabriko, dez. koresp. pri lab. k. socia vivoj kun apartaj laboristoj k. organizoj. Adr.: Sebastopolo, Morzavod, Esperanto-Rondeto.

SOCIALISTOJ, ATENTU!

La 1-an de majo aperos la unua numero de “Le Jeune Socialiste” (Juna Socialisto), organo de Belga Federacio de Soc. Jungardistoj. Por apogi niajn poresp. klopodojn, salutu, el ĉie, la novan gazeton per esp. letero. Adreso: “Le Jeune Socialiste”, 28, rue Haute, Bruxelles (Belgio). SAT-ano 155.

La blankrusia edukista gazeto ASJVETA intencas aperigi ĉiumonate esp. resumon laŭ la modelo de la esp. resumo de l’ ukrainia gazeto “Vojo de Klerigo”. La Redakcio atendas de eksterl. edukistoj sufiĉan nombron da petoj. Ĉiu SAT-edukisto konsciu sian devon en tiu momento, kiam esp. estas forte antaŭenpuŝata en div. edukistaj medioj (Vojo de Klerigo, Intern. Oficejo de Eduk., Esp. sekretario ĉe Brita Instr. Lab. Ligo, Pedag. Tagoj de Edukintern en Leipzig). Postulu de la red. la esp. resumon k. deklaru vin preta, subteni la revuon per eksterl. eduk. artikoloj. Adr.: Minsk, Plac Voli, Narkomasjveti, Redakcio de ASJVETA.

Kiu volas ricevi unuamajan saluton?!

Se via lab. aŭ kom. organizo, ankaŭ ĵurnalo, opinias esp-on netaŭga ilo por la internaciaj rilatoj, kaj vi neniel povas ŝanĝi tian opinion nek instigi la organizon unue skribi esp-lingve eksterlanden, bonvolu sciigi al ni senprokraste ties adreson laŭ kiu Ĉita’aj Distriktaj Lab. k. Kom. Organizoj sendos sian kolektivan unuamajan salutleteron, oficiale subskribitan kaj sigelitan. Oni skribu: Ĉita (Siberio), poŝtkesto n-o 1, al SAT-grupo.

SAT-anoj!

En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron.

ENHAVO:

paĝo
Krizo en la “ora lando” 211
Fama patriotkadavrejo: Verdun 212
Ibn Seud 212—13
Faktoj sen komentoj 213
La disvastiĝo de la biblio 213—14
Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo 213—14
Semajno el mia vivo 214
Kongreso de Edukintern en Leipzig 214
Tra Esperantio 215—18
Anoncoj, Korespondado 217—18

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

N-ro 184, 12-a de aprilo 1928

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

4-a Jaro. N-o 184 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 12. April 1928

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

OKDEKJARA DATREVENO

La Revolucioj de 1848. — La “Komunista Manifesto”

La printempo, kiu vokas la naturon al malvolvo kaj burĝonado, kiu instigas la homojn al pli vasta kaj vigla aktiveco post la vintra premo, estas favora sezono por revolucioj. Februaro kaj marto estas la monatoj kalkulantaj la plej grandan nombron da revoluci-movadoj.

Pasis nun okdek jaroj depost la eŭropa revolucio de 1848. Ĝi komenciĝis en Parizo, en februaro, kaj de tie saltis al Vieno, de Vieno al Berlino. Baldaŭ Italio estis en flamoj, kaj eĉ la hungara nobelularo ekribelis kontraŭ la habsburga trono.

La revolucio de 1848 estis esence burĝa. Ĝia celo estis detrui la lastajn politikajn restaĵojn de la feŭda ordo: la absolutan monarhion, la dividon de unu nacio sub diversaj princoj; krei naciojn sendependajn en siaj propraj ŝtatoj en regno demokratia.

La celoj estis burĝaj. Sed jam, malantaŭ la burĝaj aktoroj, ekaperis la forto kies bataloj devis plenigi la tutan duan duonon de la 19-a jarcento: la Proletaro. La Laboristaro estis fakte la ĉefaganto de la revolucio de 1848 en Francio, Aŭstrio kaj Germanio. La Laboristaro batalis amase sur la barikadoj, havante apud si areton da etburĝoj kaj da studentoj, por la celoj de la burĝa revolucio.

Kaj kiam tiu celo estis atingita, la burĝaro ekuzis la nove konkeritan ŝtatan potencon por frapi senkompate la ĵusan liganon kaj kunbatalinton. Troviĝante inter du fortoj sociaj, la burĝaro devis elekti senhezite: antaŭ ĝi staris la feŭda klaso, la bienposedantoj; post ĝi staris la Proletaro. La bienposedantoj deziris nur partigi kun la burĝaro la supervaloron eltiritan el la laboro de la proletoj; la proletara batalado celis la kompletan forigon de la supervaloro. Jen pro kio estis facile elekti por la ekspluatistoj.

En terura stratbatalo ili teren mitralis la Parizan Proletaron, en junio

[BILDO p.1 | 38,48,61,68] Ronda portreto de Karl Marx; ĉirkaŭe la surskribo «PROLETOJ EL ĈIUJ LANDOJ UNUIĜU», sube «KARL MARX».

  1. Ektimigita de la laborista minaco, la burĝaro aŭstra kaj germana kapitulacis antaŭ la nedifinitive venkita malamiko feŭda por savi sian ekspluatpovon. La itala revolucio malvenkis kaj la ribelo en Hungario estis dronigita en sango kun la helpo de la caraj armeoj.

* * *

Je la komenco de la jaro 1848 aperis la “Komunista Manifesto” de Karl Marks kaj Fred. Engels. Ĝi vokis, ĝuste antaŭ la eksplodo de la revolucio, la proletan klason al la batalado por ĝiaj propraj celoj. Ĝi difinis kiel taskon de la Laboristaro en la revolucio la lukton kontraŭ la regantaj klasoj kaj speciale la aliigon de la burĝa revolucio en proletan revolucion.

La “Komunista Manifesto” estas la unua konciza dokumento de l’ scienca socialismo. La aŭtoroj desegnas la evoluon de l’ kapitalismo kaj de la fortoj revoluciaj, disvolviĝantaj en ĝia interno. Ili montras, ke la Laboristaro devas sin organizi kiel klaso por sekvi sian propran vojon, ne je la vosto de la burĝaro (tiam ankoraŭ revolucia), sed por siaj propraj interesoj, por la realigo de la socialista sociordo.

Oni aŭdas ofte la aserton, ke la “Komunista Manifesto” estas hodiaŭ nur historia dokumento sen aktuala valoro. Multaj diras, ke ĝi “malnoviĝis” kaj ke la konsiloj, en ĝi donitaj de Marks kaj Engels al la Proletaro, nun ne plu estas valoraj.

Certe, la Laboristaro ne batalas por dogmoj. La libroj de ĝiaj grandaj gvidintoj estas nek biblio nek katehismo. La Proletaro ekkonas sian vojon kaj sian historian celon nur per la spertoj de siaj propraj bataloj, kaj nenia katehismo povas efike anstataŭi la dolorajn, sed neeviteblajn kaj sanigajn lecionojn de la klasbatalo. La libroj povas kaj devas al ĝi helpi, plifaciligi la serĉadon de la “vero”, eviti malsukcesojn kaj eviteblajn malvenkojn. Sed ili neniam povas anstataŭi kaj neniam anstataŭos la sperton de l’ vivo.

Jes, la “Komunista Manifesto” enhavas punktojn, kiujn Marks kaj Engels mem juĝis korektindaj post kelkaj jardekoj. Sed al tiuj, kiuj utiligas libron ne laŭlitere, sed laŭspirite, la “Komunista Manifesto” donas ankoraŭ hodiaŭ neelĉerpeblajn trezorojn, konsilojn ankoraŭ nuntempe vivantajn, kiel direktilo por la ĉiutaga klasbatalo de l’ Proletaro.

Lucien Révo.

— paĝo 2 —

220 — SENNACIULO

REVOLUCIO KAJ KONTRAŬREVOLUCIO EN AŬSTRIO

Aŭstrio estas ekonomie malriĉa lando. Ja oni en eksterlando fame mencias la inteligenton, artemon, manlertecon kaj negocan diligentecon de ĝia loĝantaro, sed la lando prezentas al tiu nek la necesajn nutraĵojn nek la krudmaterialojn por havigi al si la mankantan nutraĵon. De la 83 833 kvadratkilometroj da tersurfaco preskaŭ dekdu elcentoj estas neproduktivaj kaj nur 24 elcentoj servas por agrikulturo. La rikoltaĵoj nur povas nutri dum kelkaj monatoj la loĝantaron. La plej granda parto de la bezonata pangreno devas esti importata. Simile statas la industrio rilate al energifontoj kaj krudmaterialo. Aŭstrio ja posedas akvoforton de 1 657 000 PS (ĉevalfortoj), sed da ĝi nuntempe nur malgranda parto estas utiligebla. Ankaŭ karbo troviĝas, sed ĝi estas plejparte malbonkvalita. Nur ligno kaj fero ekzistas pli abunde. La merkatoj kaj bankaj institutoj antaŭ la renverso provizis grandan regionon; nun ili penplene povas plu vivi, ĉefe pro la geografie favora situacio de la lando en la mezo de Eŭropo. Dum la milito la popolo degeneris kaj malsatis. La industrio, ankoraŭ ne transformiĝinta je pactempa produktado, penplene vegetis. Okazis politika revolucio, kiu pelis en ekzilon la regantan genton kaj kreis la liberan popolŝtaton, en kiu apartenas la rajto al la popolo. Estis socia revolucio, gvidata de la Laboristaro kaj alportanta por ĝi multajn sociajn akirojn: Okhora labortago, pagita libertempo por laboristoj, fabriksovetoj, interkonsentigaj oficejoj, laboristaj ĉambroj ktp.

Ne estis kaj ne povis esti socialista revolucio, ĉar mankis la objekto por socialigo: bone evoluinta produktaparato riĉa je energifontoj kaj krudmaterialoj. Do — kie ne ekzistas produktado, mankas produktaĵoj. Socialigon oni nur alcelas pro ĝusta dispartigo de ekzistantaj produktaĵoj. Ĉiuj produktoj necesaj por vivi mankis, ŝuldoj ne estas socialigeblaj. Aŭstria revolucio pro tio restis politika-socialreformista. — —

Estis klare, ke rezignos nek la imperiestro pri la trono kaj apanaĝo, nek la nobeloj kaj oficiroj pri la sociaj privilegioj nek la posedanta kaj ekspluatanta burĝaro pri la senlima profito. La malfeliĉa finiĝo de la milito, la pereo de la monarkio kaj la leviĝo de la Proletaro estis tiom timigintaj la burĝaron, ke tiu opiniis venonta la lastan tagon de la kapitalismo. Ĝi rifuĝis eksterlanden kaj transportis tien la valoraĵojn aŭ transloĝiĝis al la bienoj aŭ sin kaŝis en urbaj loĝejoj, atendante en daŭra timego la pluan evoluon de la revolucio. La oficiroj kaj ĵurnalistoj nun retrovis sian konscion. La oficiroj provis fondi “ordigajn trupojn”, la ĵurnalistoj komencis “kritiki” la revolucion. Sed ĉi tiu estis juna kaj forta. La oficiroj malsukcesis, la “kritiko” de la ĵurnalistoj estis malestimata. Tamen la timigita burĝaro vidis krepuskon de la reakcio kaj iom post iom malkaŝiĝis. La batalo komencis ĉe ĉiuj frontoj. Tamen la burĝaro devis varbi antaŭe batalantojn, ĉar propran korpon endanĝerigi ne estas emo de altaj kaj riĉaj sinjoroj. La batalo pro la animoj de la proletoj komencis. La gazetoj venis de la kritiko al la kalumniado de la revolucio kaj ties batalantoj. La fondoj kaj favorigoj de reakciaj laboristorganizoj abundis.

La katedroj de la preĝejoj kaj universitatoj fariĝis altaroj de la reakcio, de kiuj la hipokritaj pastroj de la religio kaj de la scienco predikis sian malamon kontraŭ la Laboristaro. Ekzistas en Aŭstrio fakte du politikaj partioj: la kristsocialuloj, kiuj reprezentas kaj akcelas la reakcion sur ĉiuj kampoj kaj la socialdemokratoj, en kies vicoj troviĝas ĉiuj kiuj batalas por demokrata libereco, socia progreso, homindeco kaj homara evoluo.

La batalo inter la revolucio kaj kontraŭrevolucio okazas nur inter du grandaj partioj. Sub gvidado de la prelato Seipel (elp. Sajpel) la aŭstria reakcio trovis la eksterlandon kiel kunliganon. Per la kredito de la Ligo de Nacioj, kiu servutigas por 20 jaroj la aŭstrian popolon al la eksterlandaj kapitalistoj, tiuj gajnis influon je la politiko de la lando. Per sia protesto ili povas gvidi la ekonomion, de ilia “jes” aŭ “ne” dependas la ekzisto de miloj da laboristoj kaj oficistoj. Konsiderinda parto de la revolucia batalo dum la lastaj 4 jaroj estis kontraŭbatalo al malamikoj por Laboristaro entreprenoj de la rajtigitoj de la Ligo de Nacioj, kiuj ĉefe direktiĝis kontraŭ la ruĝa Wien, la nevenkebla fortikaĵo de la aŭstria revolucio. Peniga kaj obstina, hipokrita kaj malica estas la batalo sur kultura, leĝdona kaj ekonomia kampoj. Pro ĉiu rajto, pro ĉiu sukceseto okazas gravaj, temprabaj luktadoj. Ne mirige, ke la reakcio deziras venki per unu decida bato. De post la renverso energiaj oficiroj, adorantaj la perforton, provis same kiel en aliaj landoj varbi bandojn kiuj restarigu la “ordon” laŭ sia percepto.

La juna respubliko estis sufiĉe forta por ekstermi tiajn provojn. Sed kun la ĝenerala plifortiĝo de la reakcio ĉiulande, ankaŭ en Aŭstrio fondiĝis reakciaj, militistaj organizoj, kiuj, fonditaj sub kiu ajn nomo, por kiu ajn celo, servas por la sama celo: subigi kaj senpotencigi la revolucian Laboristaron. Ke la reakcio ne sukcesis, la aŭstria Laboristaro dankas al sia batalpreteco. La Laboristaro kreis por la batalo kontraŭ la reakciaj bandoj potencan defend-organizon, kiu ĝerme estiĝis jam dum la tagoj de la renverso. Ju pli aroga fariĝis la reakcio, des pli fortiĝis la defenda organizo de la socialdemokrataj laboristoj: la respublika ŝirmligo. Se la aŭstria socialdemokrataro post okjara, peniga batalo kontraŭ la reakcio estas fame konata kiel ne malfortigita, unueca, solidara en revolucia entuziasmo, fiera batalorganizo, ĝi ŝuldas tion krom aliaj, parte konscie kreitaj cirkonstancoj antaŭ ĉio al la oferemo kaj disciplino de siaj membroj kiuj ne hezitis, post kvarjara terura milito, denove enviciĝi, por ŝirmi per siaj korpoj la revolucion kiu alportu por iliaj infanoj pli feliĉan estonton. Tiu vere revolucia spirito de la partio vivas en la taĉmentoj de la respublika ŝirmligo, ĝi vivas en la laboristaj sportorganizoj, ĝi vivas en nia junularo. En tio estas la garantio, ke aŭstria revolucio restos venka, ĝis kiam la internacia Proletaro daŭrigos sian marŝadon al socialismo¹).

Rud. Löw.

El “Der Schutzbund”, organo de la aŭstria respublika ŝirmligo.

Trad. Danubano.

¹) Pro ĝia troa amplekso ni devis iom mallongigi tiun artikolon. — Red.

La laboro de Aŭstria Ruĝa Helpo

La dua landa konferenco de la Aŭstria Ruĝa Helpo (10.—11. marto) montris, kiel profunde enradikiĝis la penso de l’ internacia solidareco ĉe la funkciuloj de tiu organizo. La konferencon partoprenis 84 voĉrajtaj delegitoj (51 komunistoj, 21 socialdemokratoj, 12 senpartiuloj).

Post rememoro pri la mortintaj viktimoj kaj salutoj de diversa lab. organizoj (i. a. de la Viena SAT-anaro), la konferenco akceptis jenajn rezoluciojn: batali kontraŭ la blanka teroro kaj faŝismo, kontraŭ la rompo de l’ azilrajto kaj polica teroro en Aŭstrio, kontraŭ likvido de la Asocio de Ruĝaj Frontbatalantoj, kontraŭ la persekutado de la “Hromada”.

Laŭ la sekretaria raporto la Ruĝa Helpo havis en la tempo de l’unua konferenco nur 3000 membrojn, nun 9450. La enspezoj altiĝis de ŝilingoj 46 066 ĝis 111 607. En jaro 1926 la organizo jure defendis en 103 juĝaj kaj policaj procesoj (28 socialdem., 24 senpartiaj, 51 kom.). En jaro 1927 ĝis 15. julio ĝi defendis en 39 procesoj, pro la 15. julio en 196 procesoj (51% socialdem., 29%

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 221

kom., 20% senpartiaj). La kolektoj tuj post komenco estis malpermesataj. Malgraŭ tio estis kolektataj pli ol 50 000 ŝil., el kiu sumo 28 000 eksterlande, 6460 ŝil. en Sovetio, kiu krome alsendis ankoraŭ ŝil. 35 000 al la Komitato por Sindikata Unueco por disdono. La RH subtenis multajn viktimojn per mono, tolaĵo, vestaĵoj kaj libroj. 5 infantransportoj, sume 139 infanoj, estis sendataj al Germanio, kie ili vivis 2—7 monatojn. Ankoraŭ nun troviĝas 12 infanoj en Berlin. Krome 18 vunditoj (16 socialdem., 2 kom.) estis sendataj Sovetion al la kaŭkaza sanigejo Kislovodsk, kie ili pasigis 4—6 semajnojn.

Post la 15. julio 1927 la RH akiris ĉ. 2200 novajn anojn. Sume estis subtenataj 456 juliviktimoj en 2628 okazoj. Laŭprocente 65% socialdem., 15% kom., 20% senpartiuloj.

436 elmigrintoj estis subtenataj en jaro 1926 (106 hungaroj, 101 rumanoj, 97 bulgaroj, 78 jugoslavoj, 14 poloj, 11 italoj ktp.), en jaro 1927 — 572 (el ili 196 hungaroj, 103 jugoslavoj, 75 bulgaroj, 25 poloj, 45 rumanoj, 19 italoj, 23 germanoj, 12 ĉeĥoj ktp.). Procente laŭ kategorioj: laboristoj 66%, kamparanoj 19%, intelektuloj 15%; laŭ partianeco: komunistoj 71%, socialistoj 18%, anarkistoj 4%, senpartiuloj 7%.

Estis aranĝataj 128 kunvenoj, 56 protest-amaskunvenoj, sendataj 14 delegitaroj al diversaj ambasadorejoj. La Aŭstria RH prenis sur sin la protektorecon por la enkarcerigitoj de l’ malliberejoj en Sofio (Bulgario), Jilava (Rumanio) kaj Petrickaŭ (Polio).

Depost aŭg. 1926 la organizo havas propran monatan organon “Karcero kaj Rifuĝanto”. Ĝi aperas en 5000 ekzempleroj. Estis presataj broŝuroj, multaj centmiloj da flugfolioj kaj fine de jaro 1927 kiel respondo al la aĉa “Blanka Libro” eldonita de la Viena fipolicestro Ŝober la — “Ruĝa Libro” (parto aliloke esp-igita). La RH aranĝis multnombrajn propagand-prezentadojn, koncertojn, filmprezentadojn, festojn, lekciojn kaj havis por tiuj celoj krom la deklama ĥoro ankaŭ sian “proletkultan” grupon. Ĝi havas nuntempe 50 provincajn kaj 23 Vienajn organizojn.

Kompiltrad. laŭ “Ruĝa Standardo”, Vieno (18. 3.), (7579).

[REKLAMO p.3 | 8,76,36,97] K. MARKS kaj FR. ENGELS — La Komunista Manifesto — Esperanta eldono de tiu fundamenta verko de la marksista literaturo — Prezo: 0.60 mk. g. — Havebla ĉe Administrejo de SAT Leipzig O 27

NIA KOOPERATIVO

Ĝi estis fondata en la lasta parto de la jaro 1909. La unua kunveno de l’ akciuloj okazis la 10-an de oktobro samjare. Ĝi ankoraŭ estas sola, izolita kooperativvendejo en tiu ĉi loko de l’ terglobo. Kelkaj aliaj estis starigitaj, sed ili post malfacilaĵoj remalaperis. Oni komencis la aferon kun 250 dolaroj, kiu estis la tuta posedaĵo. Proksimume 2500 $ estis prunteprenataj de kelkaj malmultaj personoj, kiuj havis monon, kaj per persona garantio de aliaj, kiuj havis konfidon al la afero.

La unua raporto pri financa stato montras deficiton de $ 51,25; el ĝi kaj el eta sumo de $ 250 ĝi obstine kreskis, tiel ke ĝi nun havas tre oportunan vendejon kun necesaj magazenoj kaj ĉiuj faciligoj por servistoj. Ni ne forgesu, ke la tuta loĝantaro konsistas el ne pli ol 450 personoj. Kaj granda nombro da ili forestas en aliaj lokoj, kaj multaj el la loĝantoj estas nur infanoj.

La nuna raporto pri kondiĉaro estas jena: Monoj kaj varoj — $ 43 350.—; tero, domoj, konstruoj ktp. $ 8966.—; aliaj utilaĵoj $ 571.—; entute $ 52 895.— Pasiva: Komercaj ŝuldoj $ 23 220.—; rabatoj (subvalora vendo) $ 2336.—; propraj varoj $ 24 261.—; Bilanco (profito) $ 3077.— En la jarkunveno la profito estis dividata: 25% al kapitalo, 25% al rezerva kaso, 34% por la aĉetantoj, 4% por la librejo, 6% por klerigado, $ 60 por vilaĝa virinkomitato kaj $ 100 por strikantaj ministoj de Pensilvania (Usono).

Ni ne citu aliajn bonaĵojn, kiujn la kooperativo venigis al ni, dum sia ekzistado, sed ni diru ankoraŭ, ke ĝi savis por la aĉetantoj pli ol $ 40 000. Ĝi subtenis komunan cirkulerlibrejon per $ 1500; partio kaj partifilio ricevis kelkajn sumojn; laborbataloj estis ĉiam subtenataj; al Britaj karbministoj estis sendataj $ 200 k. a.

Krome ĝi pagis pli bonajn salajrojn ol aliaj vendejoj; tiuj ĉi salajroj faras pli ol dufoje la sumon de l’ dividita profito, en ĉiu jaro. Sen kooperativo tiuj sumoj estus ĉiam kolektitaj de la loĝantaro, ĉ. $ 40 000 da profito kaj $ 80 000 en formo de salajroj. Ni supozu, ke la kapitalisto ankaŭ devus konstrui domojn, se li havus tiun ĉi vendejon. Sed, certe, li ne dungus siajn laboristojn el niaj vicoj. Oni povas diri, ke dum 19 jaroj la vendejo ŝparis al la vilaĝanaro ĉ. $ 75 000. Tio estas granda sumo, se ni devus ĝin elpagi, sekve ni devas konfesi, ke kooperativo estas bonega ŝparrimedo por la laboruloj.

Otto Otava, Kanado (10044).

LETERO EL LONDONO

Fine, unu jaron post la katastrofo en la karbminejo ĉe Kum (vidu en “S-ulo” n-o 131/132) aperas la raporto de la oficiala enketisto. Li klare kulpigas la estrojn pro la malbona ventumado kaj danĝera amaso da karbpolvo en la nepurigataj subteraj vojoj. Mallonge dirite, por altigi la produkton de karbo, la kompanio oferis la karbministon.

———

Estas diskutata la buĝeto nacia kun elspezo de pli ol 800 milionoj da funtoj. La proporcio restas kiel antaŭe: el 20 ŝil. estas bezonataj 14 por pagi la kostojn de milito, estinta kaj estonta, kaj 6, por provizi edukadon, pensiojn por maljunuloj, subtenon por senlaboruloj ktp.

———

Laŭ oficiala statistiko estas pli danĝere esti patrino ol eĉ karbministo en Britio. Ĉiujare, laŭ la meznombro de la lastaj 10 jaroj, 750 000 virinoj naskas infanojn, kaj el ili 3000 mortas. El 1000 infanoj naskitaj en jaro 1926 mortis 70. Spite tio la nuna registaro ankoraŭ kripligas la publikan servon al la gravedaj patrinoj.

———

La ĉiujara kongreso de la Virin-Fako de la Labora Partio okazos 15-an de majo en Portsmouth. Sendu salutleterojn aŭ senpere aŭ al Transport House Smith Sq., London SW 1. Ĉiumonate la oficiala Labour Woman (Laboristino) enhavas esp. duonpaĝon.

———

Laŭ la konservativa spertulo, Stamp, el la tuta nacia enspezo 45% fluas en poŝojn de riĉa malplimulto, kiu reprezentas 5½% de la britia loĝantaro. Tiu lasta furioze kontraŭbatalas la “surtax” (sarteks), t. e. kromimposto proponita de la Lab. Partio, laŭ kiu homo enspezante senlabore 500 funt. sterl., devas pagi specialan kroman imposton de ŝil. 2 por ĉiu funto preter la limo de 500 funt. sterl.

———

La reĝo de Afganistano gastis ĉi tie en reĝa palaco. Li lernis, kiel la “civilizitaj britoj” povas detrui vivon per bombjetado, venengaso, torpedo ktp. La domaĉojn, senlaborulojn kaj malriĉecon li ne vidis. La kapitalistaj ĵurnalaĉoj silentas pri lia posta vizito al Moskvo, kaj la brita registaro volas impresi Amanulah-on, ke ĝi povas esti riĉa amiko aŭ danĝera malamiko. (488)

— paĝo 4 —

222 — SENNACIULO

Eŭropo sur la vojo al frenezeco

Antaŭ nelonge en unu svisia gazeto, aperis artikolo de statistikisto, kiu prikalkulis la eŭropan progreson al frenezeco dum la lastaj 75 jaroj. Li konstatis, ke Eŭropo en nia tempo rapide moviĝas sur tiu vojo.

En 1859, laŭ lia statistiko, en Eŭropo, por ĉiuj 535 normalaj homoj estis unu frenezulo; en 1897, por ĉiuj 312 normalaj homoj, estis unu frenezulo; fine en 1925, oni jam povas renkonti unu frenezulon inter nur 150 homoj.

Sin bazinte sur tiaj dokumentoj, la statistikisto konkludis: se la progreso de frenezeco daŭros same rapide, oni do povas atendi en 2139 j. frenezecon de la tuta eŭropa loĝantaro.

Fantaziante ĉi-direkten, li demandas: Kion atendi de l’ homaro en tia okazo, kaj respondas: “Centra Afriko kaj Azio en tiu tempo ekposedos nian hodiaŭan kulturnivelon kaj savos nin de tiu malbona stato.”

Nur unu gravaĵon li ne rimarkis: ke la kapitalista socio, kiel plej ĉefa kulpulo de tiom rapida progreso al frenezeco, pereos multe tro frue, por ke ĝi neniigu la kulturon. Tiam ne Afriko, nek Azio, sed socialismo savos Eŭropon kaj la aliajn kontinentojn.

10666-7113.

Ŝtata organizado de turismo en Sovetio

La problemo de turisma servo akiris lastatempe en Sovetio aktualan karakteron de l’ ŝtata demando. Multaj famaj gvidantoj de l’ soveta ŝtato dediĉis al tiu demando kelkajn artikolojn kaj longdaŭrajn intervjuojn kun la ĵurnalistoj. Laŭ opinio de K-do Semaŝko, popola komisaro por san-protektado, sovete organizita turismo havos duoblan signifon. Unue, ĝi fariĝos unu el la gravaj kulturrimedoj por klerigado de laboristaj amasoj, due ĝi servos por inokuli al la popolo higienajn kutimojn, kaj fariĝos unu el la antaŭkondiĉoj de popola resaniĝo. Mankas ŝajne iu alia lando, en kiu klimataj, geografiaj, historiaj kaj kulturaj kondiĉoj estas tiom variaj, kiom en vasta Sovetio. Nature, laŭcele organizataj malproksimaj ekskursoj tra Sovetio havas apartan signifon pro sia kultura valoro kaj klerigeco.

Aliflanke, la higiena influo de taŭge organizata turismo estas ne malpli granda. Dum la migrado ekskursantoj pasigas multe da tempo en freŝa aero kaj alkutimiĝas uzi naturajn resanigilojn (aero, suno, bano). La ekskursoj donas tian provizon da sano, kia sufiĉas por tuta laborjaro.

Ĝis nun en Sovetio mankis tiaj modele organizitaj entreprenoj por servoj al turismo, kia estas ekzemple entrepreno de Cook en eksterlando. Tial, pro iniciato de popolaj komisarioj por sanprotektado kaj klerigado, nun kreiĝas ŝtata akcia societo sub la nomo “Soveta Turismo”, kies celo estas organizado de amasaj ekskursoj kaj lokaj servoj por grupaj ekskursoj. Kiel fondantoj, en tiu ĉi nova entrepreno, akcie partoprenas komisarioj por sanprotektado kaj klerigado, komisario por la komerco kaj kelkaj ŝtataj entreprenoj por vaporŝipa komunikado.

Laŭ unua (skema) organiza plano oni intencas vojaĝigi en jaro 1928 19 000 personojn, 1929 — 29 000, 1930 — 42 000. Ĉar la intereso al turismo konstante kreskas kaj la organizitan turismon akcelas ankaŭ aliaj organizoj — kulturklerigaj kaj profesiaj — oni rajtas kredi, ke tiuj ciferoj estos superataj.

Laŭ informoj de sovetiaj ĵurnaloj la ŝtata entrepreno por turismo organizos ankaŭ konstantajn servojn por eksterlandaj turistoj. Tiu ĉi lasta funkciaro de “Soveta Turismo” ŝajnas al ni la plej atentinda. Modela kaj malkariga organizado de turistaj servoj por eksterlandanoj faciligos grupajn ekskursojn de SAT-anoj al Sovetio. Se sovetiaj esp. centraj organizoj estos iniciatemaj en tiu ĉi demando kaj elmontros iom da afera aktiviĝo, oni povas esperi, ke esperanto estos eventuale akceptata kiel helplingvo por la ekskursantaj grupoj de diversnaciaj eksterlandanoj.

La demando povas esti, ĉu la ŝtata organizado de turismo en formo de “Soveta Turismo” evitos negativajn

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

Provo

(Daŭrigo dudeka)

Venkinte per sanga revolucio la nobelan kaj ekleziulan klasojn, la francia burĝaro devis krei trompan ideologion por firmigi sian regadon super la senbienuloj. Tial naskiĝis la naciismo. Por surbazigi la novan ideologion, oni sin apogis sur historiaj, etnografiaj, juraj, rasaj, filozofiaj kaj ceteraj konceptoj. Estis facile al la reganta klaso trovi apologiistojn. Tiel sub la nomo patrio aŭ nacio kreiĝis la moderna religio, la mito, kiu disvastiĝis tra tuta Eŭropo, ĉie kie la feŭdaj rajtoj estis forigitaj. La patrio fariĝis vera idolo, kiun adori devas ĉiu civitano, idolo, al kiu ĉiu devas ĉiam esti preta oferi sian propran vivon.

Dum malaperis ĉe multaj personoj la kredo al dio, dum malfortiĝis la influo de la diversaj eklezioj en la politika vivo de l’ popoloj, tiam pligrandiĝis la influo de l’ patriota religio. Oni eĉ povis konstati, ke la pastroj el ĉiuj religioj fariĝis ankaŭ fervoraj apologiistoj kaj propagandistoj de l’ patriotismo.

Post kiam tiu religio estas infektinta Eŭropon, ĝi nun disvastiĝas tra la tuta mondo, ĉie kie indiĝena burĝa klaso celas akiri la regadon. Kelkokaze la patriotismo eĉ ludas revolucian rolon, en tiu senco, ke ĝi vekas dormantajn popolojn al nova vivo. Kredeble la naciismo reprezentas etapon, kiun trapasi devas la historia procezo.

En la antaŭaj ĉapitroj ni vidis, ke la patrio havis en la antikveco materian bazon, ke ĝi rilatis al io konkreta: la malgranda bieno kie naskiĝis, vivis, mortis kaj diiĝis la patroj. La tiutempaj patriotoj havis do realan intereson en la defendo de sia patrio, ĉar ili fakte defendis la teron, kiun ili kulturis, la bienon, kiu donis al ili ĉiujn vivrimedojn. Ni ankaŭ konstatis, ke la ideologio, kiu stariĝis sur tiu materia bazo, baldaŭ fariĝis baro al plilarĝigo de sociaj unuoj. Tiu plilarĝiĝo, postulita de novaj ekonomiaj kondiĉoj, povis sekve okazi nur per bataloj, per sangaj militoj.

Nun ni ekzamenu kelkajn el la argumentoj, per kiuj nuntempaj apologiistoj de l’ patriotismo provas pravigi la ekziston de la nacioj.

Diversaj difinoj pri la vorto Patrio

La difinoj, kiujn oni trovas en vortaroj pri la vorto patrio estas mallongaj kaj ĝenerale nur mencias la etimologian signifon de l’ vorto. Se oni ne kontentiĝas per tiaj difinoj kaj serĉas en verkoj de patri-apologiistoj, oni tuj konstatas ilian embarason; ĝi montriĝas per granda neprecizeco en la klarigoj.

Kelkaj aŭtoroj multe penadis por montri la ekziston de nuancoj inter la vortoj patrio, nacio, lando, ŝtato. Ni ne perdos tempon nek inkon por montri la vanecon de tiaj subtilaĵoj. Praktike tiuj terminoj rilatas al la sama objekto kaj estas samsignifaj³⁴).

Por nia instruo ni citu kelkajn difinojn de aŭtoritataj patriotoj. Sed tuj unu rimarkon: Kiam parolas militisto, li ne maskas la realon kaj montras la vizaĝon de la patrio sub ĝia ĝusta aspekto:

³⁴) Estas vere, ke samŝtatanoj povas ne esti sampatrianoj. Sed ni ne devas forgesi, ke la celo de ĉiu ŝtato estas inokuli al ĉiuj siaj regatoj la saman ideologion, la saman patriotismon. Sekve, se la internacia politiko tion permesas, t. e. se la inokulado daŭras sufiĉe longe, venas nepre tempo, kiam nacio kaj ŝtato koincidas. Tiel malaperis la provincaj patriotismoj.

— paĝo 5 —

proprecojn de burokrata organizo, kaj la ekskursoj estos malkarigataj ĝis plej ebla minimumo. Ĉar aliel la ekskursoj helpataj de ŝtataj entreprenoj povos esti sufiĉe karaj por laborula buĝeto ne nur de sovetiaj, sed ankaŭ de alilandaj SAT-anoj. (3637)

★

TAGOJ EL MIA VIVO

Mi estas senlaborulo, denove sur la strato… Denove ĉirkaŭas min riĉaj homoj kun ĝojaj brulantaj okuloj kaj ora brilo el duone malfermita buŝo… Denove mi vidas flankestarante palajn elturmentitajn kaj sen suno kreskintajn homfigurojn. Mi ree aŭdas la samajn stratajn ridojn en vespero, la saman urbobruon, kiu sufokas pensojn kaj sentojn. Kaj mi naĝas en tiu ĉi homa fluego, kiu portas sin mem, kaj kiun incitas nur unu koloro — flava, flava metalo — oro. Reĝo de la eminentuloj estas flavulo, kvankam ili mem prefere estas nigraj. Sed en iliaj okuloj ĉiam brilas flava flamo, flavan signon ili portas sur sia brusto, kaj ĉiam ili kaptas flavan ombron.

Mi lasis miajn fortojn tie, kie ĉiu guto de mia ŝvito estas enkalkulata kaj zorgeme kolektata, por ke poste oni aliformigu ĝin en flavan metalon — oron. Mi portis grandajn ŝtonojn, sakojn plenajn da sablo, trenis pezajn trabojn sur altan turon, kiu moke rigardas al ĉielo, kaj post ĉiu paŝo fluis mia ŝvito, kiu lasis postsignojn eĉ sur supraĵo de la alta turo.

Sed malsupre ĉe la turpiedo gardis min nigra viro kun flava fajreto en okuloj kaj nombris miajn paŝojn kaj kalkulis, kiom da oro li gajnos. Kaj kiam mi laciĝinte ekpaŝis malpli rapide, kiam li ekrimarkis, ke mi semas ne tiom da ŝvito, kiom li volus, la flava fajreto en liaj okuloj tuj ekflamis pli maltrankvile, kaj li komencis min antaŭenpuŝi per maldelikataj, ofendegaj vortoj.

Kaj kiam supre sur la turo mi deziris iomete rigardi la sunon, la nigra viro vokis min malsupren, minacante ke li ne donos al mi eblecon ricevi panon kaj akvon. Mi estis devigata rampi malsupren kaj eklabori ĉe la plej malsupra ŝtupo dekomence.

La nigra viro malamas lumon, li ne toleris, ke mi ŝparis mian animon. Li ŝatus, se mia animo jam delonge estus mortlacigita sub la ŝarĝo de l’ vivo. Li malgrandigis mian salajron, por ke mia korpo malsatu kaj ĝi ekribelu kontraŭ la spirito.

Mia korpo malsatis, sed la spirito kaŝe propagandis kontraŭ la nigra viro. “Vidu, li ekspluatas cin. La gutojn de cia ŝvito li aliformigas en oron. Ne obeu lin kaj ne lasu sklavigi cin!”

Kaj kiam mi ekstaris antaŭ li, konscie, kun mokrideto de la malestimo sur miaj lipoj, tiam en la okuloj de la nigra viro ekflamis la flava fajreto, kaj li sciigis al mi, ke mi estas maldungita — libera.

Tiel mi estas ree sur la strato, kaj fluas kune kun la homamaso, ĝis mi haltos kaj diros: “Sufiĉas. Sufiĉe regis la flavulo, nun venis la tempo por ruĝulo. Vivu la ruĝulo!”

Homo (7421, Latvio).

PROTESTO KONTRAŬ “PROTESTON”

Al la gvidanto de Sennaciulo

Estimata K-do!

Mi protestas kontraŭ la dirojn de K-do Klaĝin (n-o 177 “S-ulo”), ke cionistoj volas aĉeti Palestinon “laŭ juda maniero” je marĉandaj prezoj. Mi protestas kontraŭ la frazo “laŭ juda maniero”, ĉar ĝi estas vere kontraŭsemida. Ĉu ankaŭ vi, K-do, opinias ke ekzistas ia aparta “juda maniero de aĉetado”? Mi esperas, ke ne. Do kial en la organo, kiun vi gvidas, aperis tiu ĉi kontraŭsemida protesto? Mi petas, ke vi klarigu tiun ĉi nekompreneblan fakton. Ĉar, se la enmeto de tiu ĉi protesto ne estas eraro, mi kaj ĉiuj veraj sennaciuloj ne povos resti membroj de SAT, kies organo publikigas kontraŭsemidaĵojn.

      1. Je la nomo de Kurska SAT-anaro S. Bassin (8419).

Respondo. Ĉu do protestema epidemio malsanigas la SAT-vicojn? Estus ja plorige! Mi emas pensi, ke la afero estas nur ridiga — kaj bagatela. Mi akceptas respondecon nur pri la artikoloj, kiujn mi subskribas kaj sekve estas memkompreneble, ke nur K-do Klaĝin, kiu niakrede estas juddevena, respondecas pri sia “protesto”. Vere mi rompas al mi la kapon por kompreni la ekscitiĝon de niaj protestemuloj… E. L.

PS. Similan proteston ni ricevis de K-do Jak (227), la aŭtoro de l’ artikolo pri Borohov (“S-ulo” 168), kiu konsilas al K-do Klaĝin relegi la koncernajn artikolojn por pli profundiĝi en la tuŝitan materion.

“La nuntempa patriotismo ne povas malkonfesi la tradiciojn, kiuj, malrapide, dum la daŭro de l’ jarcentoj, kunigis ĉiujn fragmentojn de la tero de l’ prauloj kaj daŭrigis ties sendependecon; tamen, nova faktoro aldoniĝis. Same kiel ĉe la tempo de la Roma civito, la kulto al la institucioj prenis lokon en la ideo de patrio.”

“La moderna patrio, ĝi estas la nacio; ĝi estas la suverena popolo, mastro je sia sorto, fariĝinta, mem, posedanto de granda parto el la nobelaj bienaroj, aŭ vivanta libere per la produktoj de sia laboro³⁵).”

La aŭtoro konstatinte, ke ne ĉiuj nacianoj posedas bienon, ke ne ĉiuj povas vivi libere per la produkto de sia laboro, tute malkaŝe konfesas, ke la patrio ĉefe ekzistas por la bonstato de iu klaso:

“La libereco, la egaleco, la frateco… estas altruistaj virtoj, kiujn oni devas, sendube, kontraŭstarigi al la malnova leĝo de egoismo kaj ordonpovo, sed ilia kompleta triumfo okazigus la dekadencon kaj, baldaŭ, la ekstermiĝon de la ideo de patrio… Tiom longe kiom nacio ekzistas, ĝi konsistas el du klasoj, kiujn neniu dislima linio apartigas, sed kies kontraŭecaj tendencoj ekvilibriĝas³⁶).”

Ni do notu, laŭ tiu aŭtoro, se ne ekzistus klasoj, ankaŭ ne ekzistus patrioj. Konsentite!…

Aŭdinte la opinion de aŭtoritata maristo, ni nun aŭskultu tiun de generalo:

“Ĉiu vivanto estas luktanto, kiu utiligas ĉiujn siajn kapablojn por konservi kaj pliintensigi sian vivon; la nacioj estas vivaj organismoj³⁷), kiuj senĉese, senripoze serĉas plibonigi la kondiĉojn de sia ekzistado. Por la socioj kiel por la individuoj, la lukto estas necesa kondiĉo de perfektiĝo; ĝi plifortigas kaj hardas la karakterojn, ĝi donas sukceson al la fortuloj…³⁸).”

Tiaj instruoj pri la patrio taŭgas nur por la filoj de la reganta klaso. Por mistifiki la simplajn spiritojn de la proletoj, ekzistas pli subtilaj apologiistoj:

“La homo ŝuldas ĉion, kion li havas, al sia patrino. La civitano ŝuldas ĉion, kion li havas, al la influo de sia patrio…”

“…Nia libereco rezultas el la suferoj de milionoj da kreitoj, kiuj batalis por ĝin certigi al ni; nia trankvileco kuŝas sur grandega disjetita amaso da martiroj, kiuj donacis sian sangon por ĝin prepari; nia arto, nia scienco, nia bonstato estas la fruktoj de la maldormoj, de la senĉesaj laboroj, de la amasigita geniaĵo de multegaj kreintoj, kiuj penegis por riĉigi nin per siaj eltrovoj kaj laboroj…³⁹).”

Per tia subtila dialektiko oni pli facile sukcesas trompi la naivan popolon. En la “demokrate” regataj landoj, la laboristoj ja havas la iluzion esti liberaj — tial ke ili rajtas voĉdoni en la balotoj por elekti reprezentantojn. Se tian “liberecon” ili ŝuldas al la patrio, same kiel ili ŝuldas la vivon al sia patrino, nu, por ĝin defendi ĉu ili povus rifuzi oferi sian vivon?…

E. Lanti.

(Pluo sekvos.)

³⁵) Ŝipkapitano René le Nepvou de Carfort. La praveco de l’ milito (1914). ³⁶) Ibid. ³⁷) La substreko estas de ni. ³⁸) Generalo Kessler, La Milito (1913). ³⁹) Abato Gaffre. La Leĝo de amo — La Patrio.

SAT-anoj! En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron.

— paĝo 6 —

SENNACIULA SPORTA PAĜO

Kompilanto: Ad. Wendt, Leipzig O 27, Lange Reihe 11-a (Germ.)

LA FESTO DE LA SKIADO EN NORDO

Dimanĉo — mezvintra tago. Oblikve la suno ĵetas siajn radiojn kaj orumas la ĉirkaŭurbajn altaĵojn neĝokovritajn. Estas en tiu tempo, kiam ĉiuj preĝejsonoriloj de la urbo alvokas la homojn iri por diservi. Sed hodiaŭ la homoj turnas la dorson al la urbo kaj al la diservemaj “nubopilotoj”, por ĝui la feston de la skiado.

Fortmuskolaj viroj, multkolore vestitaj virinoj, junuloj kaj maljunuloj, eĉ aroj da tutaj familioj glitadas supren al la brilantaj altaĵoj. (Ne mirige, ke iu pastro plendis, ke estis nur 16 ŝafoj en lia paŝtejo tiun tagon.) Ja estas hodiaŭ eksterordinara manifesto de la internaciaj sportuloj, estas la ĉefkonkurso en skisaltado de la Spartakiado.

Plejparte la homamasoj sin direktas tien pro intereso por la juna kreskanta laborista sporto. Antaŭ du tagoj la Spartakiado rompis la rekordojn de l’ burĝa olimpiado, kaj nun ili volas provi, kiom ili taŭgas sur skioj.

Tamen ne estas ĉefe rekordoj, kiujn la sportuloj celas, sed organizado de la laboristaj sportuloj en samklasaj unuiĝoj, por ke ili estu klasbatalantoj kaj ne staru en la vicoj de l’ malamikoj.

Post unuhora skiado ni atingis la saltejon. Kadro de malhelverda pinarbaro ornamas la timigan deklivon. Sur la tribunoj jam kolektiĝis kelkaj miloj da entuziasmigitaj homoj, kiam la unuaj konkurantoj provas la flugarton. Multaj falis, sed provas denove kun pli da sukceso. La pli spertaj saltas gracie 30—40 metrojn kaj ricevas uraganan aplaŭdon de l’ publiko.

Sed nelonge K-dino kaj mi restis, tie, supren al monteto ni celis por ĝui la sunbrilon kaj la belegan panoramon.

Atinginte la pinton ni gustumas kunportitan manĝaĵon, babiladas kaj kantas esperantajn kantojn. Solaj ni restis tie, nur sciuro saltante de branĉo al branĉo scivoleme rigardis nin kaj alaŭdo, la unua printempa birdo, trilas sian himnon pro vivĝojo.

Ĉe sunsubiro ni glitadas rapide malsupren al la urbo. Plenplenaj estas la tramoj, kaj ĉie en la stratoj svarmas ruĝvangaj sportuloj, rapidante hejmen por ripozi ĝis morgaŭa labortago.

Muribo, Oslo (102).

[BILDO p.6 | 30,24,73,68] Foto de akrobatoj en la libera aero: viro staras renversite sur la manoj sur la levitaj manoj de alia viro, kiu siavice staras sur la piedoj de virino kuŝanta sur la tero; en la fono kelkaj sidantaj homoj kaj arbara monteto.

Ankaŭ virinoj posedas forton kaj kuraĝon. Germanaj gesportuloj sportadas en libera aero.

La socialista edukado en la ĉeĥoslovaka, laborista gimnastik-movado

(SSIL) Laŭ la lasta statistiko elmontras la socialista eduklaboro en la ĉeĥoslovakaj laboristaj gimnastikunuiĝoj en la jaro 1928 entute 3243 diskutvesperojn, 2422 prelegojn kaj 9757 paroladojn en la gimnastikejoj. Plue estis aranĝitaj 2360 teatraj prezentaĵoj por plenkreskuloj, 430 por infanoj, krom tio 571 marionetaj prezentaĵoj, 804 vesperaj aranĝaĵoj kun distra kaj instrua programo, 224 societaj kunvenoj de la junula gimnastikularo, 508 infanaj distraj aranĝoj, 963 instruaj ekskursoj, 542 gepatraj kunvenoj, entute 21 824 diversaj klerigaj aranĝoj. La meznombro po unu unuiĝo estas 22 aranĝoj. La membraj librejoj havas entute 55 982 volumojn, 60 143 libroj estis pruntedonataj. La librejoj de la gimnastikularoj havas 10 737 volumojn, 13 012 volumoj estis pruntedonitaj. El la edukantoj de la unuiĝoj estis 607 laboristoj, 97 instruistoj, 112 oficistoj, la resto dividiĝas je diversaj profesioj. Propran scenejon por teatraj prezentaĵoj posedas 376 unuiĝoj, marionetajn teatrojn 98. El la tutnombro de la membroj de DTJ. 28 795 estas senkonfesiuloj, 7890 abstinentuloj anoncis sin.

* * *

Anguleto de praktikaj konsiloj

Kun granda ĝojo mi tralegis la “Anguleton de praktikaj konsiloj” sur la “Sporta Paĝo” en “S-ulo”.

Vi eble demandas, kial precipe tiu ĉi “Anguleto” povas allogi leganton?

Jen la respondo: de frua infanaĝo mi laboris en alumetfabriko. Pro malbonaj labor- kaj nutradkondiĉoj, precipe dum la mondmilito, mia sanstato fariĝis tiagrade malbona, ke mi foje malsuprenfalis de ŝtupareto, svenante.

Post nelonge, miaj manoj hazarde ektuŝis la libron de “Kneip” kaj mi tuj fariĝis adoranto de la akvo. Tiu adorado konsistis el tio, ke mi preskaŭ ĉiutage post laborfino vizitis la riveron, kie mi refreŝiĝis. Tiun proceדon mi faris eĉ en malfrua aŭtuno. Matene mi ankaŭ neniam ŝparas freŝan akvon. Dum kelkaj jaroj mia sanstato estis pro tio ĝojiga.

Lastvintre mi ne havis okazon por tion praktiki (eble pro mia kulpo), kaj la sekvoj ne forrestis.

Mi ricevas fortan nazkartaron, kaj fine la kuracisto ordonis, ke mi enlitiĝu dum kelka tempo. Kiel malfacile laborulo vivadas, dum li estas sana, ni ĉiuj scias, sed ankaŭ la staton, en kiu troviĝas laborulo kiam li malsanas, verŝajne iam ĉiuj spertis.

Tial oni daŭrigu la aperigon de “praktikaj konsiloj”, per kiuj ni fariĝos kapablaj, post la deviga laboro en fabriko, daŭrigi nian liberigan laboron, aŭ studante, aŭ kunlaborante en niaj klasbatalaj organizoj.

Vekiĝemulo (6083).

— paĝo 7 —

TRA ESPERANTIO

KONSILOJ AL SOVETIAJ KORESPONDANTOJ

Ne atendu la enpreson de longaj revoluciaj deklaroj en britaj laboristaj ĵurnaloj, eĉ se multaj gvidantoj persone subskribis ilin. Ne opiniu, ke K-doj jam superŝutataj de panakira kaj propaganda laboro povas tuj intervjui estrojn kaj sindikatkunvenojn, nur por gajni vantajn vortajn deklarojn de solidareco. Al flegmaj britoj tia afero estas ridinda. Ne forgesu la kondiĉojn de la lando, al kiu vi skribas. Ekz. iu K-do volas korespondi kun laboristoj en naftfontoj de Britio, kie tiaj fontoj ne ekzistas. En aliaj landoj pli ol unu partio politika ekzistas, kaj la virinoj ne festas la 8-an de marto. Plej multe utilas al ni simpla priskribo de labortago, aŭ en fabriko aŭ en hejmo. Ellernu la lingvon, antaŭ ol komenci korespondadi. Skribu almenaŭ la adreson preslitere, kaj sur aparta folieto skribu vian adreson ruslingve pretan por alglui sur koverton. Mi volas ŝpari vian tempon — kaj nian!

(488)

KIUJ ILI ESTAS?

SAT unuigas esp-istojn kun plene difinita klaskonscio, kiuj celas utiligi esp-on por unuiĝo de tutmonda Proletaro kaj por klasbatalo. Neŭtralaj organizoj havas tute kontraŭajn celojn kaj taskojn. Tial mi tute ne komprenas K-dojn, kiuj samtempe povas partopreni en du tiel kontraŭaj organizoj. Mi ne volas juĝi ilin, ĉar mi estas konvinkita, ke ili tiel ekskluzive celas utili al la esp. movado. Tamen, ĉiu SAT-ano partoprenanta en neŭtrala organizo, devus serioze demandi sin: “Kiu mi estas? Ĉu SAT-ano, ĉu neŭtralulo?” kaj konkludi poste, ĉu li restu nur SAT-ano aŭ nur neŭtralulo. Ni devas havi en niaj vicoj nur K-dojn, kiuj havas la saman celon, ne duon-SAT-anojn, duon-neŭtralulojn. Nur tiam ni havos la certecon, ke la 8000 membroj estas efektive SAT-anoj. Ni atentigu niajn K-dojn, kiuj pro diversaj motivoj estas devigataj sin turni al burĝaj organizoj, ke ili estu singardemaj, ĉar la neŭtraluloj emas kalkuli ilin kiel helpantojn, kunlaborantojn, eĉ membrojn.

M. G. (7792).

PRI LUMBILDOJ ĈE SAT

Studinte la MALGRANDAN TERBIBLION, la originalan prol. atlason aperintan ĉe SAT, mi akiris la opinion, ke oni devus konigi ĝian valoran enhavon al pli vastaj rondoj. Ekzistas taŭga rimedo, nome, eldoni la kartojn de la atlaso kiel lumbildojn. Ofte oni provas interesigi en esp. rondoj kaj grupoj la paroladojn, por ke ankaŭ komencantoj jam havu ĝuon per ili. Sed oni ne facile sukcesas en tio, se oni ne povas klarigi la paroladon per demonstrado ĉe tabulo aŭ bilde. La lumbildo estus grava helpilo kaj samtempe propagandilo. Multaj lab. asocioj (la abstinentuloj, la liberpensuloj ktp.) utiligas la lumbildojn por sia varbado. Kial ne ni? Ni priparolu tion en niaj grupoj kaj rondoj kaj diru nian opinion pri ĝi al la estraro de SAT.

8384, Schweinfurt.

K-DOJ EL ĈIUJ METIOJ, HELPU!

Ni bezonas vian kunlaboron por Plena Vortaro de Esperanto (en preparo!). Sendu al ni viajn fak-esprimojn, kiujn vi konsideras necesaj kaj ne trovis en viaj vortaroj, aŭ kiuj estas neklare prezentitaj en ili. Zorge pripensu nian deziron kaj donu al ni pri la terminoj, kiujn vi opinias taŭgaj, klarajn difinojn de ilia signifo. Nepre laboristoj el ĉiuj metioj atentu nian alvokon. De via atento kaj precizeco dependas iagrade la valoro de la nova granda vortaro, kiu estos eldonata de SAT. Sendu la materialon al nia redakteja adreso.

[BILDO p.7 | 39,53,56,64] Kongresmarko: surskribo «ESPERANTO», kvinpinta stelo kun «SAT», silueto de urbo kun turoj, kaj la teksto «VIII. MONDKONGRESO GÖTEBORG SVEDIO 14—19 Aŭg. 1928».

Kongresmarko farita laŭ desegnaĵo de K-do Gunnar Torstensson.

Havebla ĉe la Kongres-Komitato.

RADESFO

Radio-Esperanto-Foto-Ekspozicio okazinta de 3.—11. marto 1928 en Stuttgart

Unuafoje prezentis sin la lokaj grupoj de Lab. Radio-Asocio, Lab. Esp. Asocio k. Lab. Foto-Asocio en Stuttgart al la publiko per komuna ekspozicio. Ĝi manifestis al la laboruloj la gravecon de tiuj tri proletaj kulturorganizoj, kiuj havas inter si rilatojn de teknika vidpunkto kiel en la celo, utiligi siajn ilojn al la laborista klaso. La lab. radio-amatoroj elmontris sian tendencon, rompi la monopolon k. la cenzuron de la reganta klaso. La lab. fotografoj montris fotojn el Sovetio, el Italio, pri laboristaj vivkondiĉoj, kapitalista loĝejmizero ktp. Por “Sovetia angulo” la materialo plejparte estis liverita de sov. K-doj per “Labesko”. En unu salono troviĝis la ekspozicio de l’ lab. esp. grupo. Mondkarto indikis per flagetoj la ĝeneralan disvastiĝon de esp.; per ruĝaj flagoj ni indikis la lokojn, kie troviĝas nur lab. esp. grupoj aŭ individuoj (SAT); per verdaj, kie troviĝas nur neŭtraluloj (UEA); per ruĝ-verdaj — ambaŭ. Tiele la partoj sude de la Alpoj k. la Balkano fariĝis tute verdaj. Ni klarigis al demandantoj, ke tie SAT estas malpermesita. Krome ni ekspozis fakgazetojn k. literaturon, montris, ke la intern. foiroj uzas esp-on, same la radio-sendstacioj. Ni montris korespondaĵojn, sovetiajn murgazetojn, gravecon de lab. esp. gazetkorespondantoj. — Bedaŭrinde ne ĉiuj lab. esp. grupoj komprenis la signifon de tiu komuna entrepreno, aliel ni estus ricevintaj pli da materialo. Al tiuj, K-doj k. grupoj kiuj sendis, ni ĉi loke esprimas nian koregan dankon. Ilia subteno havis grandegan valoron. La gazetaro kritikis diference; kelkaj ignoris la esp. fakon, aliaj rekomendis ĝian viziton.

LEA-grupo Stuttgart (511 k. 1391).

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Aŭstrio. Knittelfeld. Kursoj (1 por plenkreskuloj kaj 1 por junuloj finiĝis 2. apr. 20 gek-doj finlernis. 5. apr. okazis la jarkunveno, kie oni elektis novan estraron por la “ALLE”-grupo. 7151. — Britio. Bournemouth. La ĉi loka organizo de Sendependa Lab. Partio (I. L. P.) akceptis dum sia jarkunveno 18. 3. rezolucion konforman al tiu, kiu estas presita en “S-ulo” n-o 177, rilate al Instr. Lab. Ligo. Sekve ĝi uzos esp-on en sia korespondado. 2978. — Germanio. Alsdorf. Kurso finiĝis kun 7 lernantoj, kiuj jam korespondas. Ni varbis 11 gek-dojn por LEA k. 4 por SAT. 3 legantojn al “S-ulo”. E. Neumann. — Nederlando. Lab. esp. grupo en Zeist estas nun definitive fondita; ĝi konsistas el 18 membroj. Momente ĉiuj membroj estas instruataj laŭ PETRO. — Polio. Lvovo. Lab. esp. societo sendis al fak- k. polit. organizoj k. lab. gazetoj agadraporton kun peto pri monsubteno. Lab. sportklubo Esperanto organizita de kelkaj lab. esp-istoj, disfalis pro polica malpermeso. Ĝia sekretario K-do Herbst estis arestata k. forprenataj membrokartoj, stampilo, protokolaro ktp. 9425. — Sovetio. Aŝkabad. La loka komitato de kleriga profunio invitis organizi esp. kurson. Ĝi okazas en armena lernejo dufoje por instruistoj semajne. Gvid. Badiolla Samimi. (B. Mahmud-Zade.) — Novorossijsk. Kulturkleriga fako de la profsindikatoj helpas aranĝi kursojn k. rondetojn. Distr. Komitato de Komjunularo rekomendis studon de esp. K-do Borovskij parolis ĉe agitprop. fako de kompartio k. atingis favoran decidon. 5772.

[REKLAMO p.7] Fermu viajn leterojn per niaj sigelmarkoj. Prezo: 200 pecoj 1.— mk. g.

— paĝo 8 —

Ĉe la neŭtraluloj

Dank’ al la favoro de la aŭstria registaro en Wien (Vieno) estos starigata Internacia Esperanto-Muzeo, kiu havas la celon kolekti kaj konservi la tutan materialon, ligitan kun la historio de la esp. movado. La oficiala malfermo okazos fine de julio 1929. La sistemigaj kaj klasifikaj laboroj jam komenciĝis.

*

La 17-a Germana Esp. Kongreso (de GEA) okazos pentekoston en Potsdam.

*

Blanka korvo. Citante la novajn sukcesojn de esp. en svedaj neŭtralaj k. laboristaj rondoj, la neŭtrala esp. gazeto en Svedio La Espero skribas en sia feb. n-o: “La laboristaj samideanoj certe zorgos por organizi siajn K-dojn en sia laborista asocio SAT.” Estas maloftaĵo menciinda, ke burĝa gazeto aperigas rekomendon por SAT!

[BILDO p.8 | 10,31,39,37] Kapdesegnaĵo de la rubriko: homo kuŝanta kaj leganta inter libroj kaj paperoj.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Putj oformlenija i rasprostranenija mejdunarodnogo jazika (Vojo de formiĝo k. de disvastiĝo de la lingvo internacia). Moskvo 1928, 16 pĝ. Eld. Komunista Frakcio kaj Lingva Komisiono de CK SEU.

La broŝuro esploras sur bazo de la historio de lingva evoluo ĝenerale k. speciale sur la bazo de la historio internaci-lingva estontan vojon de la formiĝo de L. I. Klarigante esencon de Lingvo Universala kaj de Lingvo Internacia, ĝi analizas la multnombrecon de nuntempaj projektoj de L. I., iliajn komunajn kaj diferencajn ecojn kaj kaŭzojn de la disvastiĝo de esperanto. La broŝ. starigas tezon, ke L. I. devas esti rezulto de kolektiva laboro de ĉiuj interesatoj. Ĝuste pro tiu kolektivisma tendenco de sia evoluo, esp-o ne estas minacata de aliaj konkurantaj sistemoj. Konklude estas donata skizo, kiamaniere la aŭtoritataj kaj sciencaj organoj povus helpi kaj antaŭenpuŝi la mondlingvan movadon. SEU.

Asocio de la Revoluciaj Verkistoj “Okcidenta Ukrainujo”, 5 volumetoj de ukrainlingva biblioteko, eld. en Kievo 1927/28. La titoloj ankaŭ en esp-o estas montrataj (Ĥolmlando, poemoj; Sur ruinoj de la superakvego; Du fortoj, rakontoj; Apud la Dnistr-rivero, baladoj; Subtera Galicio, dramo). Adreso de l’ eldonejo: Kiev, ul. Korolenka 46.

La Tagiĝo, februaro 1928, n-o 1. Eld. Juna Esperantisto-Asocio, Nagoja (Japanio).

Nova 16-paĝa gazeteto en esp-o kaj japana lingvo. La eldonanta asocio havas ĝis nun 140 membrojn. Eldoni propran gazeton, montras fervoron eble troan.

Esperanto-Instituto de Estonio, Konsiloj al Esperanto-Instruistoj. Tallinn, 1928, 16 pĝ. Havebla kontraŭ 1 respondkupono (afrankite) ĉe la eldonintoj (adr.: postkast 6, Tallinn, Estonio).

La broŝureto donas en konciza formo multajn praktikajn konsilojn al ĉiu instruanto de nia lingvo (ni ne aprobas, ke la aŭtoroj uzas la formon: instruisto), ekz. kiel oni vekas k. konservas la intereson de la lernantoj, kiajn tekstojn oni prezentu al ili, kiajn skribajn laborojn ktp. Ĝi estas verkita bonstile k. facilkompreneble, sekve rekomendinda al niaj K-doj kursgvidantoj. N. B.

La Lingva Angulo

Demandoj:

  1. Mi petas respondi iom detale pri tio, ĉu d-ro Zamenhof sciis pri aliaj sistemoj de L. I., kiam li komencis krei esperanton?

  2. Ĉu ne estas eble eviti la kontraŭregulaĵon en la vorto “finno” (du n)? (5432.)

Respondoj:

  1. Laŭ nia informiĝo Zamenhof ne havis scion pri aliaj mondlingvaj sistemoj, kiam li kreis esp-on. Se li estus sciinta ekz. pri ekzisto de Volapük, oni trovus linion pri tio en lia fama letero al Borovko, en kiu li priskribas, kiel kaj kiam al li venis la ideo, krei internacian lingvon. Ankaŭ en la dokumenta “Historio de L. I. de Couturat kaj Leau” oni ne trovas aludon pri tio.

  2. Ne estas nia tasko, rekomendi aŭ malrekomendi la enkondukon de nova formo “Finlando, finlandano” (kun unu n). Vi devus turni vin al la kompetenta institucio, la Lingva Komitato. Interimo.

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”:

Neue Zeitung, München, 23. 3., Kiel mortis N. Romanov (178); Rakwa Hääl (Voĉo de popolo), Tallinn, 16. 3., Situacio de virino en Persio.

Priesperantajn artik. k. notojn enhavis:

The Shop Assistant, London, 24. 3.; Daily Herald, London, 23. 3. (ankaŭ pri “S-ulo” 180); Sunday Worker, London, 11. 3.; Freie Sportwoche, Leipzig, 12. 3., 19. 3. (pri k. en); D. Deutsche Eisenbahner (Germ., Fervojisto), Berlin, 18. 3. (kurso); Volksblatt, Bochum, 22. 3., 23. 3.; Westf. Volkszeitung, 23. 3.; Bochumer Anzeiger, 22. 3.; Radesfo, Stuttgart, gvidilo tra la ekspozicio (v. artik. en tiu ĉi n-o).

Peresp. leterojn presis:

Sächs. Arb.-Ztg., Leipzig, 23. 3.

NIA POSTO

10 380. — La gazetaĉo indas nur… silenton. Estu trankvila, ĝi ne vivos longe. Jam la lingvo ŝanĝiĝis. — Via laste sendita artikolo estas tre interesa kaj ĝi certe aperos. La du unue senditajn ni ne enmetis pro manko de loko kaj ankaŭ pro ilia turismeca enhavo. — Vi verkas kompreneble, sed malkorekte. Vi certe kapablas per lernado kaj atento akiri korektan stilon. E. L.

7046. — Nun la afero estas tute klara. Siatempe ni ja ricevis vian artikolon; ĝin ni ne enmetis 1. tial ke loko mankis, 2. tial ke ĝi pli taŭgus por Esperanto-Servo de SAT (Vidu en la Jarlibro).

9833. — Via skribaĵo estas transdonata al E. K., kiu ekzamenos, ĉu via propono estas efektivigebla aŭ ne.

9248. — Via artikolo estas presinda, se estos loko, ni enmetos ĝin.

9446. — Multajn similajn plendojn ni jam ricevis. Ne povas enmeti pro manko de loko kaj ankaŭ pro tio, ke ni ne deziras enmiksiĝi en la gvidado de alia organizo.

3398. — Prizorgas K-do Rublev-Odessa (adr. vidu en Jarl.).

5795. — La unuan poemon ni eble utiligos, se ni sukcesos pli egalritmigi ĝin. La duan ni ne uzos, ĉar ĝi estas traduko laŭ traduko. Sendu ĝin al sovetl. K-doj por kontrolo. Krome vi ne atentis, ke ankaŭ en la poezio valoras la gramatikaj reguloj, kaj ke oni ne rajtas apostrofi akuzativon. Red.

SOVETIANOJ, ATENTU!

Laborista Esp. Societo “Nova Vojo” kaj SAT-anoj 8021, 8144, 8147, 11 863 kaj 11 864, Lisbono, Portugalio, petas, ne rekte al ili skribi pro la severega cenzuro.

Gekamaradoj, atentu!

Ni geesp-istoj de Mariinsk en Siberio, enkreskinta en nordaj marĉoj, organizos la 14. aprilo k. 1. majo — memortago de L. Zamenhof k. tago de proletara laborista festo — esperantajn ekspoziciojn, kiuj ludos gravan rolon en nia loka esp. movado. Ni atendas vian helpon, salutlet., PK, esp-aĵojn, nacilingvajn presaĵojn ktp. Koran antaŭdankon! — Ekspozicia komitato. Adreso: USSR, Siberio, Mariinsk, Tomska gub., rondeto de esp., al komitato de ekspoz.

ONI SERĈAS LABORIST-KORESPONDANTOJN

Se vi volas helpi al progreso de esp-o kaj samtempe mongajni, sendadu por ekstrem-orient-siberiaj tagĵurnaloj leterojn k. artikolojn, priskribantajn laboristan, kamparanan k. soldatan vivon, ankaŭ eventualaĵojn el politika k. klasbatala vivo. Rekompence vi ricevados aŭ monon (se via art. aperos en iu ĵurnalo) aŭ interesajn k. originalajn artikolojn pri Siberio Burjatio, Mongolio, Koreo k. Ĉinio, per kies tradukado por tagĵurnaloj vialandaj vi ankaŭ povas gajni monon. La anonco validas unu jaron. La leterojn k. artikolojn sendu al: Ĉita (Siberio), poŝtkesto N 1, por Gazet-Servo.

ATENTU!

La 29-an de aprilo okazos en Sverdlovsk Urallanda Konferenco de esp-istoj. Sendu materialon por la ekspozicio k. salutleterojn. Ni nepre resp. Helpu nian movadon! Adresu ĉion al: K-dino Sofio Bogdanova, Pervomajskaja 6, kv. 5, Sverdlovsk (USSR).

ATENTU!

Sebastopola Soveto de Sindikatoj dez. seriozan k. daŭran koresp-adon kun profesiorganizoj de ĉl. pri metodoj de profesilaboro, pri ekonomia k. kultura priservado de membroj. Resp. garantiata. Adr.: Sebastopolo, Dvorec Truda, Rajprofbjuro.

ENHAVO:

paĝo
Okdekjara Datreveno 219
Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Aŭstrio 220
La laboro de Aŭstria Ruĝa Helpo 220—21
Nia kooperativo 221
Letero el Londono 221
Eŭropo sur la vojo al frenezeco 222
Ŝtata organizado de turismo en Sovetio 222
Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo 222—23
Tagoj el mia vivo 223
Protesto kontraŭ “proteston” 223
Sennaciula Sporta Paĝo 224
Tra Esperantio, Anoncoj 225—26

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

N-ro 185, 19-a de aprilo 1928

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

4-a Jaro. N-o 185 — APERAS SEMAJNE — 19. Aprilo 1928

[BILDO p.1 | 33,4,55,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T., meze de la kaplinio.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerchner

Al la SAT-anaro, al la tuta Esperantistaro!

Kiu verkisto ne spertis la mankon de bona kaj sufiĉe kompleta vortaro de nia lingvo?

Kiu ne ĉagreniĝis kaj eĉ kelkfoje koleretiĝis, ĉe la konstato, ke diverslingvaj esperantaj vortaroj ne ĉiam akordiĝas?

Ni kredas ne erari, asertante, ke ĉiu serioza praktikanto de esperanto faris tiujn malagrablajn spertojn.

Kiu serioze praktikas esperanton, tiu bedaŭrinde konstatas, ke la interkompreno estas ofte malpreciza, proksimuma; tiu rimarkas, ke multaj vortoj estas uzataj tre diverssence.

Kial tio okazas?

Precipe tial ke tro da esperantistoj ne funde lernis la lingvon, sed ankaŭ pro tio, ke la sencon de la vortoj ili lernis per siaj nacilingvaj vortaroj.

Laŭ tia metodo estas tute neeble akiri unuecon en la kompreno de l’ vortoj. Veran unuecon kaj interkomprenon ni atingos nur, se ni kontrolas la signifon de la vortoj en la sama libro; kaj por tio necesas, ke ekzistu bona esperanto-esperanta vortaro.

Tia verko estas la plej urĝa bezono por la tuta esperanta movado.

Estas vere, ke ni posedas la vortareton de Kabe. Sed ĉiu konsentas, ke tiu verko ne estas tute senmanka; plie ĝi ne estas sufiĉe kompleta: en ĝi forestas eĉ oficialaj vortoj.

Ni tamen ne devas esti tro severaj kontraŭ tiu unua provo liveri al la esperantistaro lingvan unuecigilon. Ni male devas danki al la aŭtoro pro lia trafa iniciato. Pionire li montris la vojon, kaj lia laboro jam utilis al multaj esperantistoj . . .

Nu, kun ĝojo ni sciigas al la tuta esperantistaro, ke SAT prenis sur sin la eldonon de Plena Vortaro de Esperanto. Ĝi estas nun verkata de kolektivo el kvar kompetentuloj, L. K.-anoj, kaj ĝi estos trioble pli ampleksa ol tiu de Kabe.

La verkaĵo estas ideologie kontrolata de la Direkcio de SAT. Ekzistas do ĉia garantio por ke la vortaro estu teknike kiel eble plej perfekta kaj ideologie neriproĉebla je la SAT-vidpunkto.

Nia Asocio kutimas prikonsideri problemojn je sennacieca vidpunkto. Tial apartenis al ĝi la tasko liveri al la esperantistaro tiun nepre necesan verkon.

*

Eble kelkiuj demandos: “Kio garantias al ni, ke via vortaro estos konforma al tiu, kiun eble iun tagon eldonos la Akademio?”

Al tiuj ni respondas, ke tio ĝuste estis nia ĉefa zorgo. Alian fojon ni priparolos tiun aferon, sed jam nun oni estu certa, ke ne mankos al nia kolektivo konsiloj flanke de la plej kompetentaj akademianoj.

Ni ankoraŭ ne povas sciigi precize la prezon de la volumo; ni nur diru, ke ĝi estos relative tre malkara kaj sekve aĉetebla de ĉiu laboristo.

Hodiaŭ ni celis nur informi la Legantaron pri nia iniciato. Ĝi ne estas projekto, sed efektivigataĵo. Jam de kelkaj monatoj laboras nia Kolektivo kaj antaŭ la fino de l’ jaro manuskriptoj estos liverataj al presistoj.

Por la efektivigo de nia plano ni kompreneble bezonas sufiĉe grandan sumon. Parton ni jam disponas promese. Sed kompreneble ni esperas, ke multaj SAT-anoj helpos en tiu entrepreno; ne nur SAT-anoj, sed ankaŭ esperantistoj sinceraj, kiuj jam delonge konvinkiĝis pri la neceseco de tia vortaro.

Al ĉiu pruntedoninto ni pagos 6%-renton. Kaj al personoj, kiuj, en trimonata limtempo post la apero de ĉi tiu alvoko, antaŭpagos du ekzemplerojn, ni liveros tri.

Ni ne almozpetas; ni simple proponas negocon al monhavantoj. Ni ne dubas, ke multaj preferos pruntedoni al SAT por laŭdinda entrepreno ol al kapitalistaj bankoj por malinda celo.

Interesatoj sin turnu al:

Direkcio de SAT, 23, rue Boyer, Paris (20e), aŭ al la Administracio, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

La Vortaro estas la plej bona, la plej havinda libro; ĝi entenas ĉiujn aliajn librojn; sufiĉas nur, ke la studanto sciu eltiri ilin. ANATOL FRANS.

— paĝo 2 —

228 — SENNACIULO

SENNACIECAJ TENDENCOJ EN LA SOCIALISTA MOVADO

La olivarbo simbolas eternan pacon, kaj en verko titolita “Olivoj de Senfina Aĝo” H. N. Brailsford (Brejlsford) pritraktis, ĉu el nuna tre dividita mondo povas veni unueco. Multe estos legata lia verko ĵus eldonita speciale en Britio kaj Usono. Majstro en angla verkado, radikala pensanto, sentima kritikanto (eĉ de sia propra, t. e. la Lab. Partio), sperta kaj longtempa vojaĝinto, Brailsford havas multe da influo, kaj liaj argumentoj kaj konkludoj estas atentindaj.

Enkonduke li parolas kun revivanta Kandid, la kreaĵo de Voltaire (Volter’), kiu vagas tutmonde kaj ankoraŭ kompreneble ĉiam kaj ĉie pruvis, ke “ĉio estas plej bona en la plej bona mondo ebla”. En lumo de morda sarkasmo oni povas vidi la interbuĉadon, de Eŭropo ĝis Ĉinio, la hipokritecon, trompon kaj eksplu­atadon. Ĉu civilizacio nuna ripetos ruinige la historion de Egiptio, de la Roma kaj aliaj antikvaj Imperioj? Sed la pendolo ne povas svingiĝi, ĉar hodiaŭ ne ekzistas la ekstera barbaro, la necivilizita invadonto, kiu subpremus la nunan sciencon, kulturon kaj socion. Do, kien evoluos la nuna socio? Kiel la franco Delaisi (Delezi), la aŭtoro vidas, ke sendependa nacio ne plu povas ekzisti. Brailsford skribas: “. . . en la moderna mondo ekonomia, naciismo estas la malamiko de civilizacio; ĝi nur havas laŭkutiman valoron kiel gardanto de heredita kulturo. La tradicio de la suverena nacia ŝtato fariĝis anakronismo, kiu malhelpas racian progreson kaj senĉese minacas pacon. La tasko de nia epoko estas, doni al la granda socio de la Homaro politikan formon, kiu konformas al la faktoj de nia ekonomia kaj kultura interdependeco.”

Naciaj idealoj estas eluzitaj kaj fariĝis danĝeraj. La aeroplano ignoras la landlimojn. La radio, parolante trans milojn da kilometroj, ŝvebas en la sennacieca etero super la senpovaj doganoj. Memdestino rilate al lando kaj konduto ne plu ekzistas por iu nacio. Ĉu estas permeseble, ke raso el fruktrikoltantoj kaj ĉasantoj loĝu monopole sur tero, el kiu nafto fontas? La sendependeco kaj la diversaj koloroj de la politika landkarto estas nur masko por la kvin grandaj mondpotencoj.

Brailsford pritraktas rilate al bezono de mondunueco la malsaĝaĵon de Versailles (Versaj), la erarojn kaj malfortojn de Ĝenevo kaj la limigitecon de Lokarno, kie Germanio unuiĝis kun Francio kaj Britio nur, por dividi ĝin de Sovetio. En la Ligo de Nacioj ankoraŭ persistas forte la naciisma vidpunkto, la deziro konservi la praan suverenecon. Nur en malgrandaj sciencaj, kuracaj, higienaj kaj kulturaj aferoj komenciĝas penetri pli larĝa homara vidpunkto. Sed kapitalistaj trustoj kaj karteloj (asocioj de kompanioj, kiuj konsente fiksas prezojn kaj produktadon) jam funkcias mondskale. Kapitalo enpenetras sendistinge ĉiun landon. En serĉo de nafto, kaŭĉuko, vendejo la kapitalisto ne havas patrion. La nova socio devas fondiĝi sur tiu fakta bazo.

Necesas starigo de Superŝtato kun Supernaciaj Juĝejoj, argumentas Brailsford. Komisiono de kuratoroj administru la nunajn koloniojn de la diversaj Imperioj kaj ankaŭ la gravajn marvojojn, ekz. la Suez-kanalon. Pli grava ol senarmigo estas la popartigo de la krudaĵmaterialoj por la industrio kaj la ekonomia bojkoto kontraŭ iu grupo, kiu ne obeas la regulojn. Laŭ li, nek la usona imperialismo, nek la Tria Internacio (Moskva) atingos monddiktatorecon, sed la barakto inter kapitalistoj kaj laboristoj reaperos sennaciece en la Ligo de Nacioj. Iom post iom la mondo sennaciece unuiĝos. Se ne, ĝi pereos.

Kompreneble la pensigajn proponojn ne ĉiu akceptas, kaj bedaŭrinde Brailsford ne atentis pri la grava peno de SAT, tratranĉi la nodon de la nunaj malfacilaĵoj kaj danĝeroj per konscia disvastigo de sennaciismo.

Metafore oni povas diri, ke li antaŭvidis bonegan lokomotivon, ekonomian organizadon de mondunuo. Sed SAT vere kreas la vaporon, sen kiu eĉ la plej bona maŝino ne povos funkcii. Per alia metaforo — la olivarbo de paco kaj progreso ne kreskos sur la tero de ekonomia interdependeco, se la sunlumo de sennaciismo ne helpos. (488)

Negravaj informoj

Londono. — La fama vortaro de l’ angla lingvo (Oxford English Dictionary) estas finverkita. Ĝi ampleksas 12 volumojn kun 418 825 vortoj. La verkado daŭris sepdek jarojn kaj kostis ĉ. 300 000 funtojn sterl.

Romo. — Grava konflikto ekzistas inter lia faŝista moŝto Musolini kaj lia papa moŝto Pio XI. pri la edukado de la junularo.

Moskvo. — La reĝo de Afganistano vizitos komence de majo Sovetion. Pro tio la komitato, kiu ricevis la taskon ellabori programon por la akcepto, havas grandajn kapdolorojn. Oni ja en Sovetio jus[?] kutimis mortigi tiajn moŝtojn ol akcepti.

Oslo. — El Kanado reveninta norvego alportis kelkajn parojn da malsovaĝaj vulpoj. Konstruinte bredejon, li post kelkaj jaroj fariĝis riĉulo. Hodiaŭ ekzistas centoj da vulpobredejoj. La bredistoj havas propran organizon, okazigas ĉiujaran kongreson kaj eldonas gazeton, laŭ kiu en Norvegio troviĝas pli ol 6000 registritaj vulpoj. Por vulpparo oni pagas 5—6000 n. kronojn, por peltoj 200—1000 kr. laŭ kvalito. La inoj naskas ĉiujare 4—6 idojn.

En Germanio kaj Sovetio la nombro de niaj abonantoj konsiderinde kreskas. Ĉu do nur tie estas fervoruloj?

Oni ne forgesu, ke restas nur 4 monatoj ĝis la apero de l’ 200-a n-o de “S-ulo” . . .

Ĉu ne estus hontinde por la tuta SAT-anaro, se en aŭgusto ni ne estus ankoraŭ varbintaj la 4000-an abonanton?

La komunumo “Sknemvar”

Tri kilometrojn de vilaĝo Meĥonskoje kaj 50 kilometrojn de Ŝadrinsk ekzistas komunumo “Sknemvar”. La titolo estas kunmetaĵo el la komencliteroj de l’ unuaj 8 organizintoj de la komunumo. Ĝi estis organizata la 17-an de novembro 1919. Aliĝis 19 familioj, el ili 16 malriĉaj kaj 3 mezkamparanaj, sume 100 manĝantoj. Ĉiuj propraĵoj estis kunigataj: 20 laborĉevaloj, 20 bovinoj, 50 peco­j da etbrutaro, 6 plugiloj, 25 erpiloj, 1 semmaŝino, 1 falĉmaŝino, 32 000 kg. da greno kaj kelkaj kabanoj. 16 malriĉuloj ne havis propran panon por nutri sin dum tuta jaro kaj laboris kiel kamplaboristoj ĉe riĉaj kamparanoj, nomataj “kulaki”.

Ĉiuj havis grandegan volon, konstrui novan, pli bonan, kolektivan vivon. La kampo (240 hektaroj) estis kovrita per nepenetrebla arbustaro; necesis forigi ĝin kaj kulturi la kampon. Komenciĝis formiksimila vivo, la komunumanoj laboris ne pensante pri laciĝo. En februaro 1921 eksplodis “kulaki”-devena ribelo. Bandanoj disrabis la komunumon, kaj mortigis kelkajn el la plej bonaj K-doj. Sed baldaŭ la bandoj estis neniigitaj. Sekvis la malsatega periodo. Tiutempe envenis la komunumon novaj membroj. Inter ili ankaŭ estis malhonestuloj, kiuj nur volis savi sin de malsatega morto. Poste ili komencis malpacigi kaj putrigi la komunumon. Nur la fera volo de la komunumanoj konstrui la novon, helpis venki ĉiujn barojn.

Nun la komunumo estas plensana kaj vivas pace kaj amikece. Ĝi unuigas 57 familiojn kun 226 manĝantoj. Por regi la komunumon, oni ĉiujare rebalotas la “Soveton de Komunumo”. La brutaro konsistas el 67 ĉevaloj, 76 bovinoj, 140 ŝafoj, 161 porkoj. 30% de la

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 229

brutaro estas de plibonigita, kultura speco. Krom tio estas 30 abelujoj, estas anseroj, kokoj ktp.

La agrikultura maŝinaro kaj ilaro konsistas el 3 traktoroj “Fordson”, 19 plugiloj, 6 paroj da erpiloj “Zigzag”, 2 diskaj erpiloj, 48 ordinaraj erpiloj, 5 kultivatoroj, 4 semmaŝinoj, 7 garbligmaŝinoj, 3 falĉmaŝinoj kaj alia etilaro. La plugebla kampo ampleksas 648 hektarojn, herbejo 60 hekt. Oni semis en j. 1927 370 hekt. La komunumo terkulturas pli bone, ol ĉirkaŭantaj kamparanoj, semas herbojn, terproduktojn, uzas plibonigitajn semojn, aplikas multkampan semturnon ktp. La rikolto estas pli fruktodona ol ĉe kamparanoj, kiuj lernas mastrumadi ĉe la komunumo, kiu estas disvastigilo de terkultura scio.

La konstruoj konsistas el 21 domegoj, komuna kuirejo, komuna manĝejo, 3 ŝvitbanejoj, 23 grenejoj, maŝinejo, granda varma brutejo, forĝejo, gasproduktanta muelejo, legomejo k. a. En la komunumo ekzistas komunista, junkomunista kaj ruĝhelpa ĉeloj. La plej amata loko de l’ tuta loĝantaro estas la biblioteko-legejo, kie okazas la laboro de diversaj rondetoj, komunaj leg-konversacioj, kunvenoj, kunsidoj, teatraĵoj, nuligo de analfabeteco ktp. En infanejon oni portas la infanojn, dum la patrinoj estas okupitaj.

La komunumanoj nun havas antaŭ siaj okuloj la devizon de K-do Lenin: lerni, lerni kaj ankoraŭ lernadi, ĉar nur scio, scienco helpos elvivi ĉiujn restaĵojn de malnovo kaj efektivigi la veran komunisman komunumon.

Jakov Vlasov, Ŝadrinsk, Uralo.

★

EL MEKSIKIO

La kreskado de nia movado estas tre malfaciligata per la ekonomia krizo. Kien ajn oni rigardas, ĉie en la laboristaj rondoj regas nepriskribebla mizero. En la lando troviĝas pli ol unu kaj duona miliono da senlaboruloj. Dum la lastaj monatoj la entreprenistoj fermis en diversaj industridistriktoj siajn fabrikojn. Ĉe la minejoj la laboristoj estas maldungataj milope, sed plej ampleksaj estas la produkthaltigoj en la teksindustrio. En la industria regiono de Orizaba estas fermitaj jam depost semajnoj kelkaj el la plej grandaj fabrikoj de l’ lando. La entreprenistoj asertas, ke ili dum la tuta tempo laboras por provizo de la stoko. Sed tio estas nur rimedo de la industriaj ĉefoj por devigi la registaron al cedoj. Ankaŭ en la federacia distrikto Meksiko estis anoncataj haltigoj de kelkaj el la plej gravaj entreprenoj. Momente tie ĉ. 10 000 industriaj laboristoj estas senlaboraj.

Aliflanke la entreprenistoj de la petrolkampoj klopodegis por konservi siajn privilegiojn kaj por plue ekspluati la laboristojn. Ili ribelas kontraŭ la registaro ne pagante impostojn, ne okupante siajn laboristojn kaj eluzante la premon de la usona registaro kontraŭ Meksikio. Per ĉio tio havas domaĝon nur la laboristoj, kiuj suferas plej grandan mizeron kaj estas devigataj vivi en regionoj, kiuj pro sia geografia lokiĝo estas altgrade malsanigaj. Ankaŭ en la petrolejoj la armeo da senlaboruloj estas granda.

La per si mem jam malfacila situacio de la laboristoj estas tre akrigata per la limigo de la elmigrado, ĉar dum la kotonrikolto estis okupataj miloj da meksikiaj laboristoj. La registaro Calles kreis leĝojn kontraŭ la elmigrado kaj pretekstis, ke ĝi lasos al ĉiu meksikiano teron por kulturi. La intenco eble estas laŭdinda, sed la faciligo por la akiro de grundo pli utilas al la registaro ol al la laboristoj.

Krom tiu malfacila ekonomia situacio ekzistas la politika mallibereco, kiu hodiaŭ ankoraŭ regas en Meksikio. Ĉiuj liberoj estas limigataj. La gazetaro estas tolerata nur, kiam ĝi kantas laŭdon pri la registaro. La revolucia gazetaro estas subpremata. La anarkista gazeto “Sagitario” en Tampico estas malpermesita, same la gazeto “Avanto” en Kontereey. Fine troviĝis neniu presejo, kiu volis akcepti la riskon de la presado. Ambaŭ eldonintoj, Pedro Gudino kaj Rafael Santillana, estis arestitaj.

Enrike Rangel.

Laŭ la esp. gazetservo de I. L. A.

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

Provo

(Daŭrigo dudekunua)

Jen alia pli lerta, eĉ pli subtila difino:

“Nacio estas animo, spirita principo. Du aferoj, kiuj, verdire, estas nur unu sama, konsistigas tiun animon, tiun spiritan principon. Unu kuŝas en la pasinta tempo, la alia en la estanta. Unu estas la komuna posedo de riĉa heredaĵo el memoraĵoj, la alia estas la reciproka konsento, la deziro vivi kune, la volo daŭrige produktigi la heredaĵon, kiun nedividita ni ricevis. La kulto al la praŭloj estas el ĉiuj la plej prava; la praŭloj faris nin tiaj, kiaj ni estas. Pasinto el gloro, eminentaj homoj, jen la socia kapitalo sur kiun oni starigas nacian ideon. Posedi komunajn glorojn en la pasinta tempo, komunan volon en la estanta, esti kune farinta grandaĵojn kaj voli fari aliajn, jen la ĉefaj kondiĉoj por esti popolo. Oni amas proporcie al la oferoj, kiujn oni faris, al la malbonoj, kiujn oni suferis. Oni amas la domon, kiun oni konstruis, kaj kiun oni transdonas. La sparta kanto: ni estas tio, kio vi estis, ni estos tio, kio vi estas, tre simple resumas la himnon de ĉiu patrio . . .⁴⁰).”

Ni preskaŭ konsentus kun la klarigoj de la fama franca filologo kaj verkisto, se oni rilatigus ilin al la tutmonda Proletaro, anstataŭ al la kunmiksaĵo el diversaj klasoj, kiuj konsistigas nacion. La Proletaro en sia senĉesa batalo por emancipiĝi kreas tiun komunan heredaĵon el gloroj. Ĝi jam posedas sufiĉe longan tradicion. En la tutmondo ekzemple, oni rememoras kaj gloras la Parizan Komunon, la Sovetan Revolucion. Sur ĉiuj kontinentoj oni kantas la Internacio-n kaj la Unua de Majo estas la komuna fest- aŭ depostul-tago de la klaskonsciaj laboristoj. Ili havas komunajn heroojn: Karl Marks, Kropotkin, Jores, Libkneht, Lenin k. a. malpli famaj. La klaskonsciaj proletoj jam faris heroaĵojn kaj deziras fari aliajn. Ili plie havas samajn interesojn. Tamen ili ne konsistigas patrion, kaj tio montras, ke la idealista difino de Renan estas senbaza kaj povas utili nur al la burĝa klaso por trompi la laboristojn. Ne mirinde! Renan estis unu el la plej eminentaj reprezentantoj de la burĝa klaso kaj sekve ludis sian rolon en la kreado de ideologio, kapabla entuziasmigi la simplan animon de la senheredigitoj kaj instigi ilin defendi la interesojn de la reganta klaso.

S-ro Ramsay Muis, profesoro ĉe la Universitato de Manchester, donas jenan difinon:

“La nacio estas aro da personoj, kiuj sentas sin nature kunligitaj per iaj parencecoj, kiuj estas por ili tiom fortaj kaj realaj, ke tiuj personoj povas vivi kune kun kontento, ke ili malkontentas, kiam oni disigas ilin, kaj kiuj ne povas toleri la regatiĝon kun loĝantaro al kiu ili ne sentas sin same ligitaj . . .⁴¹).”

Ĉu tiu cito ne montras plej klare la embarason, en kiu troviĝas ortodoksaj universitatanoj — kiuj ignoras la klasojn — kiam ili penas liveri difinon pri nacio? Oni ja vane serĉus en la realo faktojn por apogi tian klarigon.

Alia eminentulo, s-ro Inazo Nitobe, profesoro ĉe la Universitato de Tokio, instruas jene:

“Por ni (Japanoj) la Patrio estas io pli ol la tero, io pli ol la grundo el kiu

⁴⁰) Ernest Renan. Kio estas nacio? Parolado farita en la Parizo Universitato la 11. marto 1882.

⁴¹) Naciismo kaj Internaciismo, pĝ. 49 (1918).

— paĝo 4 —

230 — SENNACIULO

NIA KLUBO

(Speciale por “S-ulo” verkita de l’ kluba administranto K-do I. Lepejko — daŭrigo; vidu en “S-ulo” n-o 176)

Per ĉi tiu letero ni konatigu vin kun celoj de niaj laboristaj kluboj kaj iliaj rondetoj. Ili volas 1. disponigi al la laboristo utilan, sanan kaj racian distron, 2. ĉiuflanke kaj ĝuste solvi ĉiujn maltrankviligajn kaj por laboristo interesajn demandojn, 3. eduki la laboriston kiel batalanton por la proletara afero.

La klubo plenumas sian tutan laboron per diversaj rondetoj, komisionoj kaj sekcioj. La laboro en la klubo estas farata nur laŭ laŭvolaj principoj kaj laŭ deziroj de la laboristaj membroj mem.

Aliĝante al la klubo, laboristo pagas 10 kopekojn da monata kotizo kaj laŭdezire partoprenas tiun aŭ alian rondeton, kie li laboras laŭ siaj fortoj kaj kapabloj. Konforme al siaj monrimedoj, la klubo subvencias ĉiun rondeton kaj provizas ĝin per necesaj lerniloj.

La klubo per sia laboro jam nun priservas 60 % da gejunularo, 25 % da plenaĝuloj kaj 15% da familianoj. Nia klubo estas malfermita de la 17-a ĝis la 24-a horo. Tage de la 9-a ĝis la 15-a h. (escepte en festtagoj) laboras en ĝi administra grupo el 2-3 personoj.

Familiaj vesperoj

Antaŭ la tago de ripozo (kutime sabatvespere), la gelaboristoj de iu produktada fako kunvenas je la 19-a h. kun siaj familianoj en la klubon. Komisiono kune kun la administrantoj de l’ klubo prilaboris programon por la vespero, atentante informpetojn de gelaboristoj-membroj de l’ profunuiĝo, kaj en la klubo disvolvas ĝin.

La vespera prezentado estas malfermata de blovorkestro, kaj je la 20-a ĉiuj estas invitataj iri en la vidsalonon por rigardi spektaklon. Tiu daŭras (interrompe) 2 horojn. Dum la interrompoj la gastoj mem sin gajigas, montrante popolajn dancojn, ludojn, kantojn ktp. La gejunularo petolas, kaj la pli aĝaj sidas en ripozejo, legejo, ludas damojn, ŝakon, legas. Aliaj rigardas la petolantojn, kelkaj konversacias ĉe kruĉo da biero; aŭdiĝas muziko.

Antaŭ la spektaklo okazas mallonga enkonduka paroladeto. Je la 24-a la prezentado estas finata, kaj la klubo estas fermata. La spektakloj pritraktas temojn primorajn, revoluciajn, ankaŭ komediajn. En la familiaj vesperoj oni precipe prezentas gajajn teatraĵojn aŭ kombinitajn koncertojn kun kantado, deklamado, dancoj ktp.

Tiel pasas niaj familiaj laboristaj vesperoj. Volonte ni ekscius, kiel statas la afero ĉe vi. Skribu, kio plej multe interesas vin en nia kluba laboro, kaj ni detale respondos. (Vidu adr. en anonca fako de tiu ĉi n-o.)

Esp-igis B. Jeleznjakov (5583).

TAGO EL LA VIVO DE RUĜARMEANO

Ruĝarmeanoj de N-a duonroto sendas al Sennaciula Legantaro varman saluton trans Altaj-aj montoj, trans limoj, trans oceanoj.

Ni ellitiĝas je la 6-a horo, kaj dum du horoj ni sukcesas lavi nin, vesti nin, fari 15-minutan gimnastikadon kaj trinki teon. De la 8-a ĝis la 10-a h. estas leciono de politika ABC-o. Dum tiuj horoj ni studas revolucian movadon kaj lernas konstrui nian laboristkamparanan ŝtaton. Ankaŭ estas studata la situacio en kapitalistaj landoj. Militekzercoj okazas de la 10-a ĝis 14-a horoj. Du horojn (ĝis la 16-a) ni havas por manĝi kaj ripozi (t. n. “morta horo”). Potage ni ricevas por manĝi jenon: 1 kg. da tritika pano, 250 gr. da bova viando, 40 gr. da graso (lardo, butero, iafoje oleo), 440 gr. da legomoj (terpomoj, betoj, karotoj, brasikoj), 160 gr. da poligona aŭ milia grio, 50 gr. da makaronioj. De la 16-a ĝis 18-a estas libertempo, pri kiu ĉiu ruĝarmeano disponas laŭ sia plaĉo. Preskaŭ ĉiuj iras en “ĉambron de Lenin”, por legi gazetojn, ĵurnalojn aŭ ŝakludi kaj damludi. La ŝakludo estas tre disvastigita inter la ruĝarmeanaro. La 19-a ĝis 21-a horoj servas por vespermanĝi kaj purigi la armilaron. Je la 21-a estas kontrolo, kaj post ĝi la plejmulto enlitiĝas, sed kelkiuj iras en “ĉambron de Lenin” aŭ kinematografejon aŭ teatron, ĉar ĉiu ruĝarme-

oni elfosas oron aŭ rikoltas grenon: ĝi estas la sankta restadejo de la dioj, de la animoj de niaj prapatroj; por ni, la imperiestro superas la Arĥi-Ĉefmarŝalon de iu Jurŝtato aŭ la Majstron de iu Kulturŝtato: li estas la homa reprezentanto de la Ĉielo sur la tero, kunigante en sian personon la ĉielan potencon kaj la pardonemon⁴²).”

Kvankam nekompleta, ĉar ĝi ne montras la klasan materian bazon de la patrio, tiu difino tamen ŝajnas al ni sufiĉe ĝusta. Ĝi klare montras la mistikan konsiston de la patriotismo kaj tute pravigas la titolon, kiun ni donis al tiu unua parto de nia studo, nome, ke la patriotismo estas religio.

Bona franca patrioto kaj priscienca verkisto faras similan konfeson: “La patriotismo konsistas el hereda eco el mistika kaj ne racia speco. Kiu estus patriota pro racia motivo, tiu estus tia nur malbone kaj ne longdaŭre . . .⁴³).”

Kelkaj aŭtoroj provas pravigi la ekziston kaj ĉiamecon de la patrioj per rasaj, geografiaj, lingvaj kaj eĉ religiaj konsideroj. Ni ekzamenu tiujn vidpunktojn.

Unue oni devas rimarki, ke en plej freŝdataj verkoj estas konfesite, ke “la antropologiaj esploroj ne tiom progresis kiom dezirinde . . . Ekzistas malpli da homaj rasoj — la vorto raso estis tiom malavare uzata! — ol unuavide oni povus kredi. La Antropologio ne povas ankoraŭ sciigi ilian senenaran nombron, tial ke ĝiaj enketoj ne estas sufiĉe multnombraj nek sufiĉe precizaj. La katalogoj pri rasoj kiuj, ĝis nun, estas starigitaj, havas plej ofte nur konvencian valoron; ĉiuokaze ili reprezentas nur provizoran staton de niaj konoj . . .⁴⁴)”.

Do jen fakulo, kiu konfesas, ke la nuna stato de la scienco ne permesas precize paroli pri rasoj. Tia konfeso absolute subfosas la vidpunkton de la patri-apologiistoj, kiuj bazas sian argumentadon sur rasaj konsideroj.

La sama aŭtoro ankaŭ montras la facilanimecon de tiuj, kiuj eraregas la publikon per fantaziaj asertoj pri lingvo kaj raso:

“Tro ofte oni samigis la rason kun la lingvo. Bedaŭrinde, hodiaŭ ankoraŭ, en la kutimaj esprimoj, en multaj lernolibroj, en ĵurnalista prozo, estas parolite pri ‘latinaj rasoj’, pri ‘germanaj rasoj’, pri ‘slavaj rasoj’ ktp. Mi supozas, ke la aŭtoroj de tiuj lernolibroj bone scias, ke tiaj ‘rasoj’ ne ekzistas. Ĝi estas, ili diras, nur procedo por faciligi al la lernantoj iajn disdividojn de popoloj, parolantaj la saman lingvon. Mi forcedas. Sed ĉu tia procedo ne havas la gravan malbonon profunde fiksi eraron en la spiriton de multaj personoj? Ĉu ne estus saĝe ĝin forlasi? Ni ja vidas ĉiutage politikajn verkistojn, ĵurnalistojn, paroli kun naiva — kaj danĝera — aplombo pri tiuj supozitaj rasoj, kvazaŭ ili havus la eblon doni, per vorto, al ĉiuj samlingvanoj de iu ŝtato la saman antropologian fizionomion! Eĉ historiistoj iafoje utiligis tiajn difinojn, ne analizante ilin. Tio estas riproĉinda . . .⁴⁵).”

E. Lanti.

(Pluo sekvos.)

⁴²) La Fontoj de Buŝido (1927) pĝ. 42.

⁴³) Gustave Lebon. Psikologiaj instruoj de la Eŭropa Milito (1916) pĝ. 227.

⁴⁴) Eŭgeno Pittard, profesoro pri antropologio ĉe la Ĝeneva Universitato. La Rasoj kaj la historio (1924), pĝ. 65. Biblioteko de historia sintezo.

⁴⁵) Ibid.

— paĝo 5 —

SENNACIULO 231

ano havas dum semajno trifojan forpermeson de la 21-a ĝis 24-a kaj rajtas senpage viziti kinon ktp. Sed je la 24-a ĉiuj devas esti en la litoj.

Rilate al disciplino la ruĝarmeano dum servohoroj senkondiĉe estas subordigita al la komandanto, sed ekster la servo tute forestas diferenco inter komandanto kaj ruĝarmeano. Dum ludo ekz. la komandantaro partoprenas nian ludon je sama nivelo. Vestaro kaj nutraĵo estas tute samaj. Sed ĉar rotestro havas pli da aferoj ol vica ruĝarmeano, li havas ĉe la ruĝarmeanejo apartan ĉambreton. Ekstera distingilo konsistas el malgrandaj diversformaj insignoj (triangulo, kvadrato, ortangulo, rombo) ĉe la kolumo. La estraro de nia armeo estas nur laborist-kamparana. Ekspluatistidoj ne nur ne povas esti komandantoj, sed ili eĉ ne povas plenumi armean servon kun pafilo en mano. Oni devigas ilin “kuiri kaĉon” k.s.

La ruĝarmeano havas dujaran servon kaj revenas hejmen kiel politike klera homo. Tre multaj eksruĝarmeanoj laboras kiel elektitoj en sovetoj, kooperativoj, komitatoj de kamparana interhelpo k. a. sociaj organizoj. La ruĝarmeano rajtas elekti kaj esti elektata en soveton (ĉu vialandaj soldatoj, leganto, rajtas elekti?). Ni loĝas en Ojrota Aŭtonoma Regiono, kies duona loĝantaro estas indiĝenoj turkdevenaj, ojrotoj plejparte. De nuna jaro Soveta registaro alvokos indiĝenojn al armea servo, kion ne faris cara registaro, timante ribelon.

Certe estas al vi konate, ke ni havas volontulan societon “OSO-Aviahim”, kies celo estas protekto al aviadila, kemia industrio kaj defendo de Sovetio. Ĉe OSO-Aviahim-aj ĉeloj estas organizataj planigistaj kaj modelistaj (desegnistoj? Red.) rondetoj kaj pafistaj taĉmentoj, kiuj celas eduki bonajn pafistojn. Ni ja tre dezirante pacon samtempe pretigas nin kontraŭ certa atako de kapitalismo. Ni ĉiuj senescepte estas OSO-Aviahim-anoj. En okazo de milito ni ne solaj iros al batalejoj, sed ĉiuj laboristoj kaj kamparanoj helpos nin. Ni esperas ankaŭ vian helpon, eksterlandaj fratoj, en sankta batalo kontraŭ kapitalismo.

Kun kamaradecaj ruĝfrataj salutoj, subskr. je la nomo de l’ K-doj: Ŝmakov, peranto: A. Lapustin (10 373).

Laŭ nova vojo

(En Moskva Konferenco de Lernantvirinoj el Oriento)

En la montaro de Karaĉaj, estas ĝis nun konservita ĉi tiu kutimo: dum frosta vetero, kiam glacia vento blovas de la montsupro, ĉiaj viroj de la gento mallongigas sian labor-tempon por amikece interparoladi, bone kaj varme vestitaj. Dum la samaj horoj, la virinoj en nuraj roboj, preskaŭ glaciiĝante, lavas en la rivero la tolaĵon. Jen severa kutimo, kiu altigas la viron super la virino kaj malpermesas al tiu lasta taŭge sin vesti, eĉ dum vintraj frostoj; sed ĉi tiu leĝo estas sanktigita per religio kaj la virinoj dum jarcentoj blinde ĝin observas.

Pri multaj tiaj leĝoj kaj kutimoj parolis studentinoj de la Moskvaj superaj lernejoj — reprezentantoj de 26 diversaj nacioj de Sovetio, kiuj alveturis por partopreni la unuan Moskvan Konferencon pri la klerigo de l’ orientaj virinoj.

Ili alveturis Moskvon el “sakloj”, kiuj algluiĝas nestmaniere al rokoj, el la rondaj “jurtoj”, kovritaj per felo kaj brodita tolaĵo, el malproksimaj “ulusoj” de l’Jakuta respubliko kaj el vilaĝoj de Mari-io. Oktobro ilin vekis kaj ne-retenebla allogo de l’ scienco ilin enestis pli forte, ol malnovaj leĝoj kaj kutimoj. La unuaj rezultoj de ĉi tiu granda kultura revolucio estas centoj da orientaninoj, kiuj nun lernas en la superaj lernejoj de Moskvo. Kaj la aliaj rezultoj ankaŭ ne estas malgrandaj: por 16 nacioj, kiuj antaŭ la Oktobra Revolucio eĉ ne havis sian propran alfabeton, ĝi nun estas ellaborita; la alfabeto de multaj nacioj estas reformita; estas disvolvita granda eldon-agado; en la lingvoj de l’ orientaj nacioj, estas nun eldonataj 200 ĵurnaloj; multaj libroj por orientaj popoloj estas eldonitaj, en 21 lingvoj.

La reto de unuagradaj naciaj lernejoj kreskas senĉese. En 1924/25 estis da ili 3671, nun 5336. La nombro de la duagradaj lernejoj plialtiĝis de 74 ĝis 157; de legejoj, de 1138 ĝis 1576 kaj same kreskas la nombro de infanĝardenoj¹) ktp.

Ĉu estas altiritaj al ĉi tiu granda laboro la virinoj de l’ oriento? Ĉi tiurilate la malhelpaĵoj estis tre multaj, sed ankaŭ multaj estas la atingaĵoj: preskaŭ 40% el ĉi tiu laboro estas farata por kaj per la orienta virino, kvankam sendube ne en ĉiuj nacioj. Multege helpas al la laboro tiuj fraŭlinoj, kiuj studas en la superaj lernejoj kaj poste disiris laŭ centoj kaj miloj da orientaj vilaĝoj, komencante heroecan laboron cele al klerigo de siaj nekleraj popoloj.

Multaj jarcentoj pasis, dum dormis la orienta virinaro. Nun ĝi vekiĝas kaj eniras la novan vojon al luma estonto, kaj la plej bonan ateston de ĉi tiu fakto prezentas al ni reprezentantinoj de 26 diversaj orientaj nacioj, kiuj nun kolektiĝas en Moskvo por priparoli siajn virinajn porklerigajn aferojn.

P. Kirjuŝin, Minsk.

¹) Verŝajne “Kindergarten”, t. e. lernejo por junegaj geinfanoj, elpensita de la germano Fröbel.

ĈU EMANCIPO, VIRINEGALECO?

Jen demando, kiu povus naskiĝi ĉe ĉiu simpla mortulo; sufiĉas, ke li havu la econ rimarki, eĉ kun unu nura okulo, tion, kio okazas ĉirkaŭ li.

Sennombrajn fojojn mi havis la profundan impreson, ke la virino celante akiri situacion egalan al la viro, komencas unue imiti viron en liaj eksteraj elmontroj, kiuj havas nenion komunan kun virina emancipo. Elmontroj, kontraŭ kiuj pensantaj homoj devas proklami krucmilitiradon por liberigi tiun senvolan “fortan” estaĵon, la viron.

Kaj, bedaŭrinde, tiun sensencan deziron ni rimarkas ne nur ĉe la burĝaj feministinoj, sed ankoraŭ ĉe K-dinoj plenkonsciaj kaj multfoje servintaj al la afero de la suferantoj. Fakto malmulte klara por mia simpla cerbo, fakto por kies klarigo mi turniĝas al K-dinoj posedantaj tiun malforton, ŝatantaj la tabakfumadon.

Mi ne deziras okupiĝi pri diversaj feministinoj, ĉe kiuj ni povus facile supozi vantan imitadon de l’ “fortulo”; same mi ne okupiĝos pri K-dinoj, kiuj nur ekkomencas ludi sian rolon sur la scenejo de la laborista movado kaj pli malpli influitaj de tiu homa malforto, la imitado, fumas por ke, almenaŭ ekstere, ili ŝajnu similaj (ne egalaj!) al K-dinoj, kiuj havas jam strekitan vojon en la proleta movado.

Cetere ilin mi petas por klarigo, ĉar por ili, perdintaj sufiĉe da energio en lab. movado, ne estas pravigebla tiu malforto. Kompreneble ĝi estas ankoraŭ malpli pravigebla ĉe la viro. Sed kiam la lukto por ĝia malaperigo de tie, kie ĝi enradikiĝis, estas plenumebla, tiam, kontraŭ, ni vidas ĝin akiri pli vastajn sferojn dank’ al nekonscia ago de K-dinoj.

Troviĝas en nia jarcento de “supera” kulturo ankoraŭ multaj subtenantaj alian pli teruran vipon de l’ homaro, la alkoholon. Ili pretendas, ke en malgranda dozo prenita ĝi estas ne nur maldanĝera, sed eĉ en “plej alta grado utila, firmiganta, nutra”. Sed unuanimaj estas la opinioj de eminentuloj kaj simplaj homoj, ke miliardoj da frankoj perdiĝas pojare en fumo samtempe, kiam nemezurebla kvanto da nikotino amasiĝas en brustoj de multnombraj malfeliĉuloj kaj pretigas vastan grundon por ftizo kaj ĝiaj gefratoj.

Rigarde al okulfrapaj faktoj estas tre strange, kiel plenkonsciaj K-dinoj plenigas vicojn de tiu inerta armeo el fumuloj, liganoj de la burĝa ŝtato, konsumantaj produktojn de ĝia monopolo. Kunkulpuloj de tiu netolerebla por Laboristaro subprema ordo, liverantaj kaptaĵon al ĝiaj agentoj — la sociaj malsanoj. Anstataŭ levi alte kaj firme alarman voĉon, komenci akran lukton kontraŭ tabako kaj alkoholo, kaj tiele savi de l’ pereo la kadrojn de la Morgaŭa Socio — siajn gefratojn kaj gefilojn.

Studento (7369).

— paĝo 6 —

232 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

El la Redaktejo

La “praktikaj konsiloj”, kiuj aperis en la Sporta Paĝo, ŝajnas esti instigilo por la K-doj. Sed kiel K-do 8006 k. a. prezentas la aferon, kompreneble la materialo multe transpaŝus la kadron de l’ Sporta Paĝo kaj la sportsekcia redaktoro ne povus konsenti aperigi ĉion sur la limigita spaco, pri kiu li disponas. Kvankam, pro kompreneblaj kaŭzoj, niaj K-doj sportistoj estas speciale modelaj rilate al higieno, vestmaniero ktp., ni ne povas ŝarĝi ilian paĝon per artikoloj pri dieto. Ni konsentas, doni pli da spaco ol ĝis nun en “S-ulo” al tiuj demandoj, kondiĉe ke seriozaj K-doj prilaboru kaj kompilu la materialon, ĉar ĝi tute konformas al nia idealo pri liberiĝo de malbonkutimoj kaj tradicioj. Sub tiu rubriko kompreneble ankaŭ enrangiĝas la temoj: vegetara nutrado, alkoholo kaj fumado, pri kiu lasta ni ricevis freŝdate artikolon, kiun ni enpresas.

N. B.

Dokumento

Ni publikigas ateston pri evidentaj rezultoj de sistema peresperanta laboro, kiuj povas esti atingataj. La letero estas skribita de la klubestro de Samara fervojista klubo K-do I. Lepejko, kies publikigon pri tiu klubo vi legis en n-o 176. (La daŭrigojn ni pro manko de loko ankoraŭ ne sukcesis aperigi). Jen la letero:

Karaj niaj eksterlandaj Gek-doj! Legante viajn leterojn, kiujn ni ricevas per nia rondeto el esperantistoj, ni pli kaj pli konvinkiĝas, ke ni ne estas solaj, ke kune kun ni estas niaj postlimaj gefratoj, kiuj ankaŭ pensas kaj vivas sampense kun ni: kiel plej baldaŭ liberiĝi el la jugo de la tutmonda kapitalo kaj starigi fratecan fortikan solidarecon, forigi el la mondo ĉiujn ekzistantajn ĝis nun landlimojn kaj libere interŝanĝi niajn sciojn, spertojn direktatajn nur al unu celo: plibonigo de vivo de la homaro sur la tuta terglobo.

Ni, eksterlernejaj kleriglaborantoj, en nia socia laboro atenteme aŭskultas vian voĉon. Kune kun vi ni travivas ĉiujn viajn venkojn, ĝojojn kaj malĝojojn. En tiu direkto multe nin helpas esperanto. Tuj ni havas grandegan intereson de gelaboristoj kaj precipe meze de gejunularo por lernado de esperanto. Vi, Gek-doj, ne forgesu nin, eksterlernejajn kleriglaborantojn, interŝanĝu viajn sperton kaj atingojn en afero de priservo de laboristaj amasoj sur kultura kaj morara kampoj.

Ĉion bonan, ĉion utilan ni penados preni kaj transdoni al niaj gelaboristoj, kaj tiu malgrando per rapidaj paŝoj alproksimigos nin al socialismo.

Esperantigis B. Jeleznjakov (5583).

8-a Kongreso de SAT en Göteborg (Svedio)

(14—19. aŭgusto 1928)

Ĉion, kio rilatas al la kongreso adresu al: Einar Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.

8-a Komuniko

Aliĝu! Aliĝilon kaj aliĝkotizon oni sendu al la supra adreso. Sovetiaj Kamaradoj pagu al Centra Komitato de SEU, Poŝtkesto 630, Moskvo. Germanianoj povas sendi al: K-do R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germ.

Kotizo: Por SAT-anoj egala al jarkotizo de SAT. Ne-SAT-anoj pagas 1½-oblon de la SAT-jarkotizo.

Grandan esperantan ekspozicion ni preparas. Sendu materialon.

Kongresmarkojn en du koloroj mendu ĉe Kongresa Komitato. 100 markoj kostas 1 germ. markon aŭ ekvivalenton en alilanda mono; pagu per nacia bankbileto aŭ respondkuponoj. Sovetianoj povas pagi al SEU.

Esperantistoj, kirurgaj kuracistoj. La ĉefkuracisto ĉe la kirurgia sekcio de l’ Urba malsanulejo de Göteborg — la plej granda — d-ro Sven Johansson invitas kuracistojn, precipe siajn kirurgiajn kolegojn detale studi la kirurgian kabineton kaj la malsanulejon dum la Kongreso. Atentigu K-dojn kuracistojn pri tiu ĉi invito.

En Stokholmo estas fondita Akcepta Komitato por organizi la aferojn de la K-doj venantaj el Sovetio, Finnlando kaj baltaj landoj, kiuj traveturos Stokholmon. En la Komitaton estas elektitaj K-doj E. Eriksson, Kristian Vikner kaj John Johansson.

En Leningrado estas elektita Karavankomitato por la Kongreso, konsistanta el gek-doj Mikli-Rudi, Podkaminer, Semjonova, Ŝumilov, Urban.

Al sovetiaj K-doj. Aranĝu tiel, ke vi, se eble, povos veni Stokholmon la 12-an aŭ plej malfrue la 13-an. La 14-an matene vi nepre devas esti en Göteborg.

LA 5-a listo de aliĝintoj

  1. Karl Liljedal, Skone, Svedio . .
  2. E. Selin, Göteborg, Svedio . . .
  3. Erik Andersson, Malmö, Svedio
  4. Joh. K. Eilertsen, Oslo, Norvegio 6 971
  5. Martin Muribo, Bekkelagshogda, Norvegio . . . . . . . . . 102
  6. Marie Smits, Oslo, Norvegio . .
  7. Hans Aas, Oslo, Norvegio . . . 767
  8. Gudbrand Lorentzen, Oslo, Norvegio . . . . . . . . .
  9. Levis Moberg, Kolbotn, Norvegio
  10. K-dino Moberg, Kolbotn, Norv. .
  11. Gustav Pettersson, Kolbotn, Norvegio . . . . . . . . . 4 332
  12. Panas Vaselĉenko, Kazan, Sov. . 5 712
  13. Vladimir Lebedev, Iv. Voznesensk, Sovetio . . . . . . 4 696
  14. Nikolao Graĉev, Iv. Voznesensk, Sovetio . . . . . . . . . 6 319
  15. John Nilsson, Bromölla, Svedio 4 057
  16. Joh. Fedorov, Minsk, Sovetio . . 5 199
  17. Slaĉja Davidoviĉ, Polock, Sov. . 6 489
  18. K. Barthel, Buchholz i. S., Germ.
  19. V. Hultgren, Hinsdale, Ameriko
  20. Kalle Lehtinen, Lauttakylä, Finnl. 5 966
  21. Mendel Mik. Segal, Saratov, Sov. 127
  22. Teodor Julin, Stockholm, Svedio
  23. Eva Julin, Stockholm, Svedio . .
  24. Terenti Menjajlov, Taŝkent, Sov. 9 833
  25. Rich. Jurke, Rengersdorf, Germ. 6 269
  26. Herm. Wotschke, Dresden, Germ. 745
  27. Otto P. Weidt, Einsiedel, Germ. 7 810
  28. Eug. Petrenko-Tlaĉenko, Poltava, Sovetio . . . . . . . . . 12 359
  29. Richard Pförtner, Sebnitz i. S., Germanio . . . . . . . . 6 707
  30. Walter Marschner, Thalheim, Germanio . . . . . . . . 11 805
  31. Franz Linke, Rositz, Germanio . 10 804
  32. Vlad. Kurmanajko, Leningrad, Sovetio . . . . . . . . . 9 742
  33. Petro Soroko, Popovka, Sovetio 2 081
  34. Paul Decker, Röderau, Germanio 2 694
  35. Friedr. Emmrich, Leipzig, Germ. 37
  36. Sergej Voroncov, Niĵegorodskoj, Sovetio . . . . . . . . . 9 441
  37. Willi Thielking, Breslau, Germ. 572
  38. Wilh. Richter, Thalheim, Germ. 8 289
  39. Vera Ivanova, Leningrad, Sovetio 5 676
  40. Rich. Schulz, Nowawes, Germ. 9 409

SAT-KONFERENCO

Göteborg, 18.—19. aŭgusto 1928

1-a komuniko

Aliĝintoj:

  1. Teachers Labour League (Instruista Labor-Ligo);
  2. Workers Travel Association (Laborista Vetur-Asocio).

La Brita Sindikataro per sekr. Citrine (Sitrin) simpatie respondis al invito k. promesis subteni la proponon, ke la Amsterdama Internacio (IFTU) partoprenu. 40 artikoloj en angla lingvo pri la Konferenco estas dissenditaj al lab. ĵurnaloj. Notu bone, ke unu delegato povas akcepti mandatojn de kelkaj organizoj kaj ke la Konferenco akceptos leterajn raportojn de organizoj, kiuj ne povos sendi delegiton. La kotizo estos pagebla ĉe la Konferenco mem. Ne forgesu la presorganojn ĉe la invitoj. Rajtos paroladi ĉe la Konferenco nur reprezentantoj kun mandatoj.

PRI ANGULETO DE PRAKTIKAJ KONSILOJ

Simila rubriko, aŭ ĉiumonata paĝo, estas tre dezirinda k. utila. Per ĝi ni pruvos valoron de esp-o por praktikaj celoj, ne parolante pri oportuno de la fako por tuta SAT-anaro. En la saman fakon oni devas enprogramigi la vegetaran kaj entute dietan, demandon. Necesas trovi spertan fakgvidanton, aliel ĝin trafos la sorto de “Vegetarano”, kiu mem nur “vegetas”. Kompreneble, oni bezonas ankaŭ kunlaborantojn en diversaj mondpartoj, ĉar nordlandano ja ne povas sekvi la dietan ekzemplon de sudlandano k. inverse.

Rilate gimnastikadon mi povas diri pri miaj spertoj — antaŭ 2 jaroj mi ekzercadis laŭ t. n. sistemo de Miller kaj baldaŭ konvinkiĝis pri bona efiko de tiuj simplaj ekzercoj. Nur pro absoluta manko de libera tempo mi devis ĉesigi la ekzercadon. Ekzistas ankaŭ bonega libro de sama aŭtoro “Higienaj konsiloj”, kiel rusan tradukon mi posedas. Certe en ĉiuj lingvoj ekzistas similaj libroj, kies kompilado estu la tasko de kunlaborantoj de nia fako. Precipe valora estus kunlaborado de sovetiaj K-doj, kiuj plejparte jam liberiĝis de l’ burĝaj antaŭjuĝoj en vestado, nutrado ktp.

Ankaŭ ni devas ĉesigi la blindan imitadon de burĝaj kutimoj kaj al tiu ĉi tasko estu dediĉata la nova rubriko en “S-ulo”. 8006.

— paĝo 7 —

SENNACIULO 233

KONSILO AL SOVETIAJ K-DOJ

Sovetiaj K-doj ofte anoncas pri deziro de organizita kolektiva korespondado k. donas adresojn de iuj gazetoj aŭ organizoj. Sed tiaj adresoj tute ne taŭgas por multaj, eĉ t. n. demokratiaj, landoj. La letero facile povas malaperi en iu tute ne demokratia institucio, sed ricevo de responda letero kun adreso aŭ stampo de sovetia organizo certe kaŭzos tute ne agrablan konatiĝon kun polico. Do, mi konsilas al sovetiaj K-doj, ankaŭ por kolektiva korespondado doni personan adreson de iu K-do, kaj la nombro de respondoj certe pligrandiĝos.

De.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Germanio. Gottesberg. La loka grupo okazigis lumbildprezentadon 25. 3. pri francia mondmilita regiono iam k. nun. K-do Schiller parolis kontraŭ milito k. por esp. Du kursoj finiĝis kun 20 gelern. 5135. — Sovetio. Batum. Plivastigita Ruĝarmeana Konferenco de la Batuma garnizono ricevis de div. aŭstriaj organizoj k. presorganoj salutlet. kiuj estas responditaj k. represitaj en lokaj k. ruĝarmeaj gaz., en div. murgazetoj k. a. 5713. Vladimir (Aleksandrovskij). — En rondeto finlernis 4 pers. Oni korespondas eksterlanden legas literaturon k. “S-ulo”n. Novorossijsk. Krom aliaj esp. rondetoj funkcias tiaj ĉe Distr. CK de Komjunularo, ĉe Intern. Klubo de Maristoj, k. esp-o estas enkondukita en programon de Kursoj de IRH (MOPR). Kunsidoj de K-to de SEU k. “interparolaj tagoj” okazas ĉiuvendrede de 17-a h. (adr.: Partŝkola, loĝejo de K-do Borovskij). 5772. — Usono. Nov-Jorko. “Esperanta laborularo” akceptis en kunveno 14. 3. du novajn anojn, K-don G. J. Kroes por SAT. La gazetkom. raportis, ke “New Yorker Volkszeitung” presis kelkajn artikolojn de Esp. Servo kaj ke “Novij Mir” presis artikolon “Esp-o en la Servo de la Lab. Klaso” de K-do Saville. Nia K-do Paŭlo Kraŭĉ sendis al ni el Moskvo 16-paĝan leteron k. petas ke ni aranĝu, tuj post lia reveno, amas-kunvenon kie li intencas paroladi en esp-o pri siaj sovetiaj travivaĵoj — tradukisto interpretu la paroladon anglalingven. Oni unuanime decidis aranĝi la kunvenon. 25. 3. okazis festeno de Moderna Dimanĉ-Lernejo, kie la infanoj kantadis esp-e k. K-do Saville paroladis pri SAT-celoj. 1092.

La Lingva Angulo

Demandoj:

  1. Ĉu la frazo “Laŭ amplekso ĝi superos ĉiujn revuojn ĝis nun aperintaj” (sen akuzativa finaĵo) estas ĝusta kaj kiu estas la nuanco, se la lasta vorto ricevus la “n”? O. B.

  2. Ĉu la formoj iu ajn, ie ajn k. s. ne estas eraraj, ĉar iu, ie ktp. jam sufiĉas, kaj “ajn” pli necesus post “kiu, kie” ktp., kiam oni volas akcenti la lastajn? D-ro Z. mem nenie parolas pri “ajn” en la L. R., sed en siaj verkoj li prefere uzas ĝin nur post “kiu, kie” ktp. (S-i.)

  3. Kiel diferencas en la uzado “ĉu . . . ĉu” kaj “aŭ . . . aŭ”? Se ili ne diferencas, kiu estas pli rekomendinda? (Sov.)

Respondoj:

  1. La frazo estas malkorekta sen la akuzativa finaĵo.

  2. Plej ofte sufiĉas la formoj “iu, ie” ktp., kaj oni renkontas ofte eraran aldonon de la vorteto “ajn”. Tamen, en kelkaj kazoj estas necese kompletigi per “ajn” tiujn formojn, por ricevi alian nuancon. Ni citas tian ekzemplon. La ordono: “Iru en iun vendejon kaj aĉetu la objekton”. — “Sed kie mi ĝin ricevos”, demandas la ordonito. Respondo: “Vi ricevos ĝin en iu ajn vendejo”. Oni rimarku, ke per la aldono de ajn aliiĝis la senco tiom, ke oni preskaŭ povus anstataŭi per “ĉiu”.

  3. La diferenco estas en tio, ke oni uzas “ĉu . . .” en dependa frazo, “aŭ . . . aŭ” en memstara. Ekz. “Mi ne povas diri al vi, ĉu temas pri knabo, ĉu pri knabino.” — En L. Resp. Zamenhof rekomendas, uzadi “ĉu . . .” laŭeble nur en senco de necerteco, aŭ de dubo, aŭ en aliaj similaj sencoj, kiam ni ne havas pli bonan vorton (kiel en ekz. “ĉu pro timo, ĉu pro fiereco, li ne respondis”). Sed mi neniam konsilus uzi ĝin tute senbezone anstataŭ “jen”, “aŭ” ktp. . . .”

Interimo.

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”:

The Miner (Karbministo), London, 24. 3., Tago el mia vivo; New Yorker Volksztg. (popolgaz.), 13. 2., Mia buĝeto en Arhangelsk (167); Sächs. Arb.-Ztg., Leipzig, 29. 3., Siberio post 10 j.; Za Mir i Trud, Novoĉerkask, 19. 1., Vivo en usona armeo; Bolŝevistskaja smena, Rostov, 20. 3., Klasbat. en Jap. (177).

Priesperantajn art. kaj notojn enhavis:

Daily Herald, London, 30. 3.; Informilo I. T. F., Amsterdam, marto; Sächs. Arb.-Ztg., Leipzig, 30. 3.; Der Deutsche Eisenbahner, Berlin, 25. 3. (kurso); Bolŝevistkaja Smena, Rostov, 28. 1.; Putj Rabselkora, Rostov, 15. 3.

Peresper. notoj kaj leteroj aperis en:

New Yorker Volksztg. (popolgaz.), Nov-Jorko, 4. 2., 11. 2.; Le Sincériste, Waltwilder, apr. (en esp.); Freie Sportwoche, Leipzig, 26. 3.; Za Mir i Trud, Novoĉerkask, 23. 2., 4. 3.; Bolŝevistkaja Smena, Rostov, 28. 1.; Leninec, Rostov, 15. 2.; Slovo ot stanka, Rostov, 7. 2.; Leninskije Vnuĉata, Rostov, 25. 3.; Krasnij Paharj, Majkop, 22. 2.; Groznenskij Raboĉij, Groznij, 23. 2.; Krasnoje Znamja, Taganrog, 26. 2.; Voronejskaja Komuna, Voronej, 24. 2.

Al SAT-anoj ekstersovetiaj!

En “S-ulo” n-ojn 176 k. 185 vi legis leteretojn de klubestro: “Nia klubo”. La aŭtoro k. administrantoj de la klubo atendas similajn priskribojn de via lokaj laboristaj kluboj (stato, strukturo, vivo, laboro). Se ni ne baldaŭ ricevos priskribojn, restos ĉe la administrantoj la impreso, ke la esp-istoj ne kapablas priservi la klubon. Tio malfaciligus nian pluan esp. laboron. Do, bonvolu skribi pri la temo. Atentante venantan printempon k. someron, priskribu metodojn k. enhavon de printempa k. somera kluba laboro ĉe vi. Skribu ankaŭ pri dezirindaj al vi informoj pri nia klubo, ke ilin tuŝu nia klubestro en sekvantaj leteroj. — Adr.: USSR, Samara, str. de Leo Tolstoj, 94, Pravlenije jeleznodorojnogo kluba. — Komisiite: B. Jeleznjakov (5583).

AL KORESPONDEMULOJ

Sveda Lab. Esp. Asocio intencas eldoni adresaron de svedaj esperantistoj. K-doj, kiuj dez. korespondadon k. interŝanĝadon kun anoj de skandinavaj landoj, povus anonci en ĝi tre efike. Anoncprezo: 1 mk. germ. aŭ samvaloro. Sendu resp.-kuponon aŭ bankbiletojn al: Einar Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio. Ĉiu anoncanto ricevas ekz. de la adresaro.

Sebastopola Labesko petas ĉiujn siajn korespondantojn, personajn koresp. de K-dino Lisiĉnik k. ĉiujn helpemajn K-dojn sendi por 1. majo malgrandajn skiz-salutojn. Koresp. ankaŭ estas petataj sendi siajn fotojn. Loka gazeto disponigis por ni apartan folion. Ni faru ĝin bonenhava k. vere internacia. — Se eble, la salutoj estu sendataj en nomo de organizoj, kie vi laboras. Ĉion urĝe sendu al adr.: Sebastopolo, str. Trockij 30, Labesko.

SVEDA LAB. ESP. ASOCIO

serĉas lertan, kapablan, instru-talentan K-don SAT-anon, kiu povus per rekta instrua metodo en Svedio fari esp-ajn kursojn tra la lando. Ni pagas la vojaĝon k. la kostojn dum restado en Svedio. Anoncu sin nepre nur K-doj, kiuj plenumas la suprajn kondiĉojn k. scios per sia lerteco en la instruado k. la profunda scipovo de la lingvo sukcesigi nian movadon! Adr.: Box 73, Göteborg, Svedio, K-do Einar Adamson.

Atentu!

Kiu scias ion pri mia frato Lorenz Ensmann de post lia malapero je la 13. junio 1915 (kiel aŭstria soldato) ĉe Ĉalesciki je la Dnjestro en Galicio? Informojn (por kiuj mi jam antaŭe tutkore dankas) sendu al: K-do Lois Ensmann, Nr. 391½, Mühldorf (Oberbayern), Germanio. — Krome mi dez. koresp. kun ĉl. gejunuloj pri temoj: politika, liberpensa, vivreforma, vivkondiĉoj k. elmigrado. L, PK, PI. Vidajkartoj estos rekompencataj per belegaj fotovidaĵoj el la bavara montaro. Skribu multnombre. Nepre resp.

Kion vi faras

preparante la feston de 1. majo? Kiel vi intencas pasigi tiun ĉi tagon? Al ĉiu skribinto ni sendas priskribon de unuamaja festo en Odessa (k. ilustr. jurnalojn). Ni interŝanĝu salutojn. Skribu antaŭ la festo k. post la festo.

Ni nepre respondos!

Adr.: Sovetio, Odessa, Puŝkinskaja 32, “Izvestija” (gazeto), Esperanto-fako.

— paĝo 8 —

234 SENNACIULO

NIA POŜTO

10 262. — Siatempe ni ricevis kaj eĉ sendis al la presejo vian manuskripton, sed tie oni rifuzis ĝin komposti pro nelegebleco. Vian manuskripton ni ne plu posedas kaj cetere estas kutima regulo, ke oni ne resendas manuskriptojn. La verkintoj devas gardi kopion.

7369. — Via artikolo aperos.

5713. — Loko absolute mankas por enmeti tiajn “salutojn”. Red.

4998. — La pakaĵeto kun kovertoj revenis. Adm.

Fermu viajn leterojn per niaj sigelmarkoj. Prezo: 200 pecoj 1.— mk. g.

La “Fundamento de Esperanto”¹) devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝo de la vojo de unueco.

L. L. Zamenhof.

¹) Mendebla ĉe nia Administrejo.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

K-do Carlo Jirka, třida česk. legii, 37, Čes. Budějovice, dez. koresp. nur kun Ĉekoslovakio.

Gek-doj en Anglio k. Sovetio, L, PI (prec. pri jun-movado), interŝ. lab. il. gaz. (prec. lab. sport-jurnalojn).

Estonio.

K-do V. Tamm (junulo), Voru str. 50, Valga, dez. koresp. L, PK, PI, PM, kun tutmonda junularo.

Francio.

En n-o 177 mi petis koresp. por 15 lern. de Pariza kurso, sed ricevis tiom da let. k. pk. ke ne estas eble resp. al ĉiuj. Mi transdonis al div. rondetoj en Parizo aŭ aliaj reg. kaj petas nome de miaj lern. pardonon, se kelkaj K-doj ne ricevus resp. Bisey (2743), Kremlin-Bicêtre (Seine).

Germanio.

K-do Gust. Walter, Würgsdorf Nr. 215 bei Bolkenhain i. Schl., serĉas korespondantojn por la grupo (30 pers.) kĉl. L, PK, PI, esp-aĵoj. Certe resp.

K-do W. Engler, Poststr. 7, Crimmitschau i. Sa., dez. seriozan korespondadon, kĉl., pri ĉ. temoj. L, PK, PI, resp. garantiata.

K-do Werner Habicht, Brühlgasse 12, Waltershausen i. Th., dez. koresp. kun naturamikoj k. sportuloj el ĉl. Resp. garantiata.

K-do Bernd Antwerpen, Zitadellstr. 14, Düsseldorf, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PI, bfl. (precipe pri grafika arto). Resp. garantiata.

K-do Paul Roder, Roders Gasthaus, Harthau b. Chemnitz, dez. interŝ. PI, PM. Resp. garantiata.

— 2 K-doj (junuloj) dez. koresp. kĉl. L, PK, PM, il. gaz. Adr.: Heinz Glodschley, Dürerstr. 2, Königsberg i. Pr. Resp. garantiata.

K-do Ernst Hasselbach, Kolumbusstr. 22, Mülheim (Ruhr), dez. koresp. kun modellignajistoj el ĉl.

K-do Dickhaut (fervojisto), Bahnhofstr. 15, II, Kassel, dez. koresp. kĉl. L, PI.

Latvio.

K-do Ed. Mikelsons, Pasta kantoris, Riga, dez. koresp. pri arto k. vivo (precipe laborista), interŝ. PI (pref. plenajn seriojn), naciajn il. gaz., muziknotojn, librojn ktp. kĉl. Filatelistoj, ne skribu! Al ĉiu mi resp., almenaŭ unufoje.

Sovetio.

K-do Dmitrij Nikitiĉ Redjkin (klubestro), maŝin. ŝkola, Kronŝtadt, dez. koresp. pri ĉ. temoj, kĉl.

— Junkomunista Kolektivo, Jdanovka, 13, Leningrad, dez. havi koresp-antojn en ĉl. inter junuloj, IRH-klubanoj pri div. temoj. Resp. garantiata.

— SEU-ĉelo de poŝtelegrafistoj ĉe stacidomo Samara (Vokzal), dez. koresp. kun gekolegoj el ĉl. L, PK, PI. Nepre resp.

— Junul-pionira taĉmento dez. koresp. pri pionir-movado, vivo de lab. infanaro k. kun gelernantoj. Skribu al: Zavod Petrovskogo, Ogneupornij ceh., ĉelo de LKSM (por pioniraj taĉmento), Dnepropetrovsk.

— Radiistoj-amatoroj kun vi dez. koresp. pri radio-aferoj la kursanoj de radio-teĥnikumo. Skribu al: Esperanto-Komitato de SEU, str. K. Markso, 98, loĝ. 12 (por radiistoj), Dnepropetrovsk.

— Sindikato de kleriglaborantoj dez. koresp. kun kleriglaborantoj el ĉl. pri profesiaj k. sociaj temoj. Resp garantiata. Adr.: Rabotpros, Dvorec Truda, Sebastopolo.

— Sebastopola Soveto de Sendiuloj dez. koresp. kun diverslandaj liberpens. asocioj pri metodoj de laboro. Adr.: Labesko, Seminar Bezbojnikov, str. de Trockij, 30. Sebastopolo.

— Grupo de lab. metalistoj dez. koresp. kĉl. laboristoj k. kom-istoj pri soc. k. lab. temoj. Certe resp. Adr.: K-do Nesterenko, Ekaterinovskaja, 66, Ejsk.

— Junkomunista sekcio ĉe Dona Esp. Komitato petas tutmondan junularon helpi aranĝi ekspozicion. Sendu murgazetojn, junkom-istajn jurnalojn, gaz., let., pri junkomista vivo k. laboro k. a. ekspoziciaĵojn. Adr.: Rostov/Don, Poŝtkesto, 82, al Junkom. Sekcio de Esp. Komitato.

— Studentoj de Fervojista Politeknikumo dez. koresp. kĉl. pri div. temoj, prec. pri studenta vivo. Adr.: Rostov/Don, Sennaja ul. 90, Politeknikumo al K-do N. Gonĉarenko.

— Junulo dez. koresp. kĉl. L, PK, PI. Adr.: St. Birjulevo, Rjazan-Urala f. v. dom Ejova, K-do Klimov.

K-do I. A. Grobov, s. Kolomenskoje, Nijnjaja 49, Moskvo-26, dez. koresp. kun laboristoj k. kamparanoj, junuloj, interŝ. gaz. k. ĵurnalojn kĉl.

— Junpioniroj! Kolektive k. individue korespondu kun la pionirrondeto pri pionirmovado, L, PK, PI. Adr.: Moskvo, Gorohovskaja 8, Klub Kuhmisterov, Krujok Esperanto Pionerov.

K-do I. S. Pavlov (teksisto), Fabriko Sverdlov, Pavlovo-Posad, Mosk. gub., dez. koresp. pri teksa industrio.

K-do Aleksandro Gurov, Arbat, 51, kv. 4, Moskvo, dez. koresp. pri div. temoj, arto, literaturo, eldona laboro, interŝ. PI, jurnalojn, librojn, bildojn k. afiŝojn por infanoj k. vilaĝanoj, il. katalogoj de artmuzeoj.

— Juna homo serĉas koresp-antojn pri infana movado kĉl. interŝ. PI. Resp. garantiata. Adr.: K-do Andreo Belceviĉ, Prjadilnaja 4, Belyj, Smolensk. gub.

— Radio-Rondeto dez. koresp. pri Radiotemoj kĉl. Adr.: Klubo “Ruĝa Fervojisto”, pr. Volodarskogo, 62, Leningrad.

— Esp. grupo ĉe Klubo de Lenin dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. esp. grupoj. Resp. garantiata. Adr.: Klub Lenina, str. Mizikeviĉa, Odessa.

K-do Edraki Zejnalov, ul. Jukovskaja 19, Aŝkabad (Turkmenistanio) dez. koresp. pri. div. temoj kĉl.

Svedio.

— 4 K-doj dez. koresp. kĉl. L, PK, PI, ktp., certe resp. Adr.: John Nilsson, Box 26—100, Bromölla.

Al 1-a de majo

ni atendas salutleterojn kun multnombraj subskriboj, ankaŭ de organizoj k. kolektivoj. Ni ankaŭ dez. konstantan koresp-adon kun kolektivoj. Resp. garantiata. Skribu al: Esperanto-Komitato de SEU (Labesko), str. K. Marks, 98, loĝ. 12, Dnepropetrovsk (USSR).

ENHAVO:

paĝo
Al la SAT-anaro, al la tuta Esperantistaro 227
Sennaciecaj tendencoj en la socialista movado 228
Negravaj informoj 228
La komunumo “Sknemvar” 228—29
El Meksikio 229
Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo 229—30
Nia klubo 230
Tago el la vivo de ruĝarmeano 230—31
Ĉu emancipo, virinegaleco? 231
Laŭ nova vojo 231
Tra Esperantio 232—34
Anoncoj, korespondado 233—34

Abonprezo al Sennaciulo:

(La unua nombro montras jarabonon por membroj de SAT, la dua en krampoj montras la jarabonon por nemembroj. Ni ankaŭ akceptas ¼-jaran abonon.)

Argentino, pes. 5 (6); Aŭstrio, ŝil. 10 (12); Belgio, belgo 10 (12); Brazilio, milrejs. 15 (18); Britio, ŝil. 8 (9); Bulgario, lev. 200 (250); Ĉekoslovakio, kr. 50 (60); Danio, kr. 8 (10); Estonio, mk. 700 (800); Finnlando, mk. 70 (80); Francio, fr. 35 (40); Germanio, mk. 8 (9); Hispanio, pes. 10 (12); Hungario, peng. 8 (10); Italio, lir. 40 (45); Japanio, jen. 4 (5); Jugoslavio, din. 100 (120); Latvio, lat. 8 (10); Litovio, lid. 15 (20); Nederlando, guld. 5 (6); Norvegio, kr. 8 (9); Polio, zlot. 12 (15); Portugalio, esk. 35 (40); Rumanio, lej. 300 (350); Sovetio, rubl. 4 (4,50); Svedio, kr. 8 (9); Svisio, fr. 10 (12); Usono, dol. 2 (2,50). — Ponumera prezo estas: 0,20 mk. g. = 0,25 fr. svis.

Pagu prefere per ŝtataj monbiletoj en registrita letero. La germanianoj pagu al poŝtĉeka konto de la Administranto n-o 6835.

La abono validas nur post pago kaj povas komenciĝi kun ĉiu numero.

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

← Antaŭa parto · Sekva parto →