Internacia Pedagogia Revuo: el texto, 2023-2025

El texto completo de los 12 números de la Internacia Pedagogia Revuo de entre 2023 y 2025. La IPR es la revista de ILEI, la liga internacional de profesores de esperanto, y sale desde 1908. La colección, hasta 2025, está dividida en 17 tramos. Para buscar un artículo, un autor o un tema, empezad por el índice de la IPR, que da de cada texto el autor, la página y, desde 1980, un resumen.

De dónde viene

Los números son los del archivo abierto de ILEI, en PDF en su Google Drive. Cada número enlaza su PDF, que es el documento de verdad.

Cómo se ha hecho

El texto es automático y no se ha revisado. De los números que llevan el texto dentro del PDF, que son casi todos los digitales, se ha copiado ese texto. Los escaneados traían un texto sin ninguna letra con sombrero, y se han vuelto a leer con reconocimiento óptico de caracteres (OCR): por eso los números antiguos tienen errores de lectura, sobre todo en las tablas, las listas de direcciones y las páginas a dos columnas. El texto se reproduce en el idioma original, sin corregir, y las fotografías y los dibujos no están. Las marcas «— página N del PDF —» dicen dónde empieza cada página del PDF, que no siempre es la página impresa. Para citar algo de aquí, comparadlo con el PDF.

Los derechos son de ILEI y de los autores. Si alguien que los tenga quiere que retiremos este texto, decídnoslo y lo retiramos.

Los tramos

Los números

IPR 2023/1

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 53 – trimonata

2023/1 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Ahmad Reza Mamduhi Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Cosetta Bernardi Renato Corsetti Mireille Grosjean Didier Janot Ilona Koutny Isikawa Tieko Katalin Kováts Aranka Laslo Alessandra Madella Ahmad Reza Mamduhi Zdravka Metz Judith Meyer Jozefo Németh Luigia Oberrauch Radojica Petroviĉ Hamzeh Shafiee Yu Jianchao

Mireille Grosjean, la nova Honora Membro de ILEI (vd. p. 18)

— página 2 del PDF —

ENHAVO Enkonduko (Ahmad Reza MAMDUHI) …………………………………………………………… 3 Ilona KOUTNY: Novaj magistraj studoj […] …………………………………………………… 4 Enkonduko de la novelo „Antimilitisto” de Lusin (Yu Jianchao) …………………….. 7 La eduksistemo en Kebekio (Luigia OBERRAUCH, Zdravka METZ) ……………………. 9 Pri la laborplano de ILEI (Renato CORSETTI) ………………………………………………. 14 Biografio de Mireille Grosjean, la nova Honora Membro de ILEI …………………… 18 E-o kaj la angla en la 8-a Internacia Konferenco de AALA (A. MADELLA) ………. 19 Kiel prepariĝi por KER-ekzameno (Judith MEYER, Katalin KOVÁTS) ………………. 22 Instruisto havas la eblon decidi pri la enhavo de multaj ekzercoj (GROSJEAN) …. 26 Kiel agadi kun UNESKO? (Didier JANOT) ……………………………………………………. 27 El la landoj kaj sekcioj (DE, JP, IT, RS) ………………………………………………………. 29 Nova membro-administranto de ILEI (Ahmad R. MAMDUHI, Hamzeh SHAFIEE) .. 34 Informoj pri ILEI, adresaro de sekcioj, reprezentantoj, kontaktpersonoj …………… 35

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9, K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. Farid-Afshar, Kh.Vahid Dastgerdi, Tehran-1916613514, Irano. Tel. +98 9122115419 (Telegram, WhatsApp). <mamduhi@gmail.com>. Universitata agado, ekstera komunikado kaj varbado, observanto kaj komitatano A ĉe UEA. Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. +7 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Estrarano pri financoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio. ilei.kasisto@gmail.com (financoj). Tel.+374 55 279906 (Viber, WhatsApp), <karinko_arm@mail.ru>. Ekzamenoj. Vic-prezidanto: Alessandra MADELLA, via Prampolini 8, IT-43122 Parma, Italio, Tel. +39 0521 785582, <a.madella@tiscali.it>. Lerneja, universitata, scienca, landa kaj regiona agadoj (Orienta Azio), ekstera komunikado kaj varbado. Estrarano pri kongresoj: Laura BRAZZABENI, via San Filippo 52, IT-58031 Arcidosso (GR), Italio. <laura.brazzabeni@gmail.com>. Tel. +39 3286461063 (WhatsApp). Lerneja agado. Estrarano: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel. +385 981771741. <mjerkovic@net.hr>. Lerneja kaj landa agadoj. Estrarano: Fernando PITA, Estr. Cel. Vieira 134, bl 3, ap 402; Irajá; Rio-de-Ĵanejro cep 21220-310, Brazilo. <magisterpita@gmail.com>. Tel. +55 21 98863-3854 (Telegram,WhatsApp). IPR, universitata kaj scienca agadoj, observanto ĉe TEJO. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Tel. +381 64 8525321 (Viber, WhatsApp, Telegram). Eduk-projektoj, universitata agado, instrukapabligado.

IPR 2023/12

— página 3 del PDF —

Enkonduko

Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1

AdE – Akademio de Esperanto

Sur la titolpaĝo: Mireille Grosjean, la nova Honora Membro de ILEI (vd. p. 18) Sur la dorskovrilo: Interlingvistikaj Studoj de la Adam-Mickiewicz-Universitato (vd. p. 4)

Karaj legantoj, Feliĉe estis tre fruktodona la Komitata Kunsido de ILEI en la 10a de decembro 2022. I.a., kiel videble surkovrile, meritoplena eksprezidanto de nia Ligo, s-ino Mirejo Grosjean aliĝis al la Honoraj Membroj de ILEI; koran gratulon al ŝi! Vi povas legi en tiu ĉi numero ankaŭ pri kelkaj aliaj fruktoj de la Kunsido, kiel ekz. la aprobita Laborplano de ILEI (p.14) kaj la nova membro-administranto de ILEI (p.34). Kiel ĉiam, la protokolon de la Kunsido vi povas trovi en: https://www.ilei.info/ instancoj/komitato.php. Pri taksado de lingvonivelo, Alessandra Madella kaj pri dumlecionaj ekzemploj kaj ekzercoj Mirejo Grosjean, prezentas siajn spertojn kaj rekomendojn, same kiel Judith Meyer, kiu mem sukcese trapasis C2-KERekzamenon, kundividas siajn travivaĵojn kaj konsilojn prepariĝante por la ekzameno (p.22). Didier Janot prezentas siajn starpunktojn kaj opiniojn rilate al aktivado ĉe UNESKO (p.27). Fine kaj tre grave, vi havas la okazon legi pri la 25-jara jubileo de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz kaj la 50-jariĝo de la esperantistiĝo de ĝia kerna koro, prof. Ilona Koutny (p.4). Tute ĝojige ĉi-okaze estas prezentataj la novaj magistraj studoj. Kiel la redaktoro de la revuo, s-ro József Németh, sciigis min, ĉi-numere ni ne povis aperigi ĉiujn materialojn ricevitajn; elkoran pardonon al ĉiuj, kies kontribuoj transiros al la sekva numero de IPR.Ahmad Ahmad Reza MAMDUHI

IPR 2023/13

— página 4 del PDF —

Novaj magistraj studoj por festi la 25-jariĝon de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj Intervjuo kun Ilona KOUTNY IPR: De tempo-al-tempo ni povas legi pri la progreso de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Adam-Mickiewicz-Universitato en Poznano (Pollando). Nun ĝi jubileas sian 25-jariĝon. Ĉu vi, kiel iniciatinto kaj gvidanto de la studoj, povus koncize resumi tiun kvaronjarcenton? IK: La tri-jaraj internaciaj studoj en Esperanto – unikaj en sia ĝenro – ofertas studobjektojn de interlingvistiko en vasta senco: internacian kaj interkulturan komunikadon, internaciajn etnajn kaj planitajn lingvojn (interlingvistiko en malvasta senco), koncentriĝas al la plej vaste uzata planlingvo Esperanto, pri ĝiaj lingvistika analizo, literaturo, movadhistorio kaj kulturo. Por doni bonan bazon por esperantologio ankaŭ lingvistikaj studobjektoj estas parto de la studprogramo. Tiel interesiĝantoj kun plej diversaj bazaj universitataj diplomoj kaj el diversaj mondopartoj povas partopreni en la studoj. La specialiĝoj en la tria jaro ebligas enprofundiĝon en diversajn terenojn, el kiuj tre gravas la instruista trejnado, ja estas la sola universitata formado de E-instruistoj. Por tio IS de AMU kunlaboras kun ILEI kaj Edukado.net. Eblas aliĝi nur al tiu ĉi speciala jaro. La sekva ebleco estos en septembro 2023. La specialiĝo internacia kaj interkultura komunikado estas grava por montri la rolon de E-o en tiu ĉi tereno. Nun studas la oka grupo: 21 partoprenantoj el 11 landoj, inter ili ankaŭ Azianoj (Ĉinio, Indonezio, Koreio kaj Vjetnamio) krom Eŭropanoj (Ĉeĥio, Francio, Granda-Britio, Kroatio, Pollando, Rumanio) kaj Sud-Amerikanoj (Brazilanoj). Entute preskaŭ 200 homoj komencis studi ekde 1998 el kiuj ĉ. unu triono finas la postulemajn studojn. Inter ili estas entuziasmaj junuloj kaj spertaj maturaj homoj, kiuj bone kompletigas unu la alian. La antaŭaj grupoj renkontiĝis unufoje ĉiusemestre, sed la nuna tekniko ebligas retajn renkontiĝojn, pli multajn kaj kun invititaj gastprelegantoj. La internaciecon de la studoj certigas ankaŭ la instruistaro de IS. Estas grave doni eblecon al niaj konataj fakuloj (kiel John Wells, Humphrey Tonkin, Nicolau Dols … Vera Barandovska-Frank, Sabine Fiedler, Katalin Kováts) por gvidi kurson al la studentoj, ke tiuj havu freŝajn kaj aŭtentajn informojn pri diversaj terenoj de esperantologio/interlingvistiko. IPR 2023/14

— página 5 del PDF —

IPR: Krom la ŝanĝoj por la aktuala postdiploma grupo okazis grava novaĵo: la startigo de magistraj studoj pri interlingvistiko en AMU. En kio ĝi estas speciala? IK: El pluraj aspektoj la novaj magistraj studoj (specialiĝo kadre de la studdirekto lingvistiko kaj informmastrumado) diferencas de la postdiplomaj: ili daŭras du jarojn kaj surloke en Poznano, fine ili donas magistran titolon, sed ili same valoras 120 poentojn. Ili estas destinitaj unuavice por junuloj, kiuj volas magistriĝi. Alia grava afero estas la kombino de interlingvistiko (kies studobjektoj lingvistike estas orientitaj – en Esperanto) kun informmastrumado (kiel trovi kaj uzi lingvajn informojn el la reto – en la angla). La studentoj analizas lingvistikajn kategoriojn tra la Esperanta gramatiko, studas lingvotipologion, lingvopolitikon kaj interkulturan komunikadon. Kursoj pri Esperantaj literaturo, kulturo kaj movado lokas Esperanton en la mondan fluon. Lingvokursoj de Esperanto kaj la angla gvidas la studentojn al la plej alta nivelo, enprogramas ankaŭ kurso pri tradukado inter la du lingvoj. La unua grupo startis en 2022 kun 10 ĉinaj studentoj, kiuj entuziasme kaj diligente laboras. Plejparto venas de la ĉina universitato Zaozhuang, kie ili studis Esperanton inter 2018 kaj 2022. La vicrektoro de AMU prof. Rafał Witkowski dekomence subtenis la novan projekton kaj akceptis la studentojn en la rektora salono kun donacoj [vd. la foton sube].

IPR 2023/15

— página 6 del PDF —

La studoj pretigas la studentojn ankaŭ por la labormerkato. Ja en internacia Esperanto-medio ili lernas kiel kunlabori en internacia grupo, alproprigas informadikajn metodojn kaj lernas lingvojn. Por la sekva jaro 2023/24 ni atendas studentojn el diversaj landoj. Informoj pri tio alireblas en: https://kml.amu.edu.pl/en/interlinguistics/ kaj http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/blog.html\#magistraj22 IPR: Ni aŭdis, ke aperis nova libro pri Esperanta kulturo en la serio de la Interlingvistikaj Studoj. Granda entrepreno, ĉu ne? IK: Mi jam delonge planas eldoni lernolibroserion por la Interlingvistikaj Studoj, tio nun eĉ pli urĝas pro la tagaj studoj kaj ankaŭ la 25-jaraj spertoj devigas nin. La unua estis la lernolibro pri Interlingvistiko de Vera Barandovska-Frank en 2020, kiu dekomence gvidas la interlingvistikan kurson (planlingvistikon) kadre de la studoj, kun kontribuo de studentoj. La nuna libro Esperanta kulturo (2022. red. Ilona Koutny. Poznań: Rys. p. 266) estas ĉapitraro verkita de instruistoj kaj studentoj de la Studoj. Post mia enkonduka artikolo pri Esperanta kulturo (trarigardo de la ĉiutaga kulturo ĝis arto, de ĝia lingva apero ĝis la socia engaĝiĝo kaj valoroj) ĝi gvidas la leganton tra la rilato inter kulturo, lingvo kaj lingvokomunumo per kontribuoj de Sabine Fiedler, Fabio Fortes, Ilona Koutny, Aleksandro Melnikov kaj Ida Stria. Poste sekvas la prezento de diversaj kulturterenoj, komence kun diskutiga artikolo, ĉu Esperanto bezonas arton (Svorad Zavarský): pri teatro (François Lo Jacomo), gazetaro (Jukka Pietiläinen), Esperanto-radio (Barbara Pietrzak), televido (Miĥaelo Balicki), kino (Judit Schiller), Esperanto-muzeo en Zaozhuang (LI Xin) kaj scienco (José Antonio Vergara). IPR: Vi parolis pri la jubileo de la Interlingvistikaj Studoj, sed ankaŭ vi jubileas persone, ĉu ne? IK: Jes, mi esperantistiĝis antaŭ 50 jaroj, kiam mi ekstudis Esperanton (1972) en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (ELTE) ĉe prof. István Szerdahelyi. Kaptis min la fleksebla strukturo de la lingvo, ĝia justa solvo de internacia komunikado, la ebleco science kunlabori kaj la bona etoso en la Esperanto-fako. Post jardeko da spertado en eldonado (ankaŭ ĉe la tiama Scienca Eldona Centro de UEA) kaj komputa lingvistiko (ekz. ĉe la Budapeŝta Teknika Universitato) mi iĝis lia posteulo post lia morto en 1987. La unuan internacian magistran studadon pri esperantologio ni fondis en IPR 2023/16

— página 7 del PDF —

ELTE… Do sume mi dediĉis jam 10+25=35 jarojn al la universitata instruado de Esperanto. IPR: Dankon pro la intervjuo kaj ni deziras al vi eĉ pli grandajn sukcesojn! Pli detale pri la studoj kun bibliografio: https://esfconnected.org/2021/07/09/interlingvistikaj-studoj/ Nova intervjuo pri tiu ĉi temo aperis en la pola retradio: https://polaretradio.org/2023/01/e\_elsendo-el-la-25-01-2023/.

Enkonduko de la novelo „Antimilitisto” de Lusin Por la komuna legado dum la Internacia Tago de la Esperanta Libro 2022 kaj por festi la naskiĝtagon de Zamenhof la 15-an de decembro, ILEI proponis interalie la komunan legadon de la novelo „Antimilitisto” de la fama ĉina verkisto Lusin (Lu Xun). Estis la dua fojo, ke ILEI proponis verkon de ĉina verkisto por tiu ĉi monda evento. Kaj por la unua fojo temis pri verko tradukita de nacia lingvo al Esperanto. S-ino Yu Jianchao, komitatanino de la ĉina sekcio de ILEI kaj prezidantino de la Pekina EsperantoAsocio, verkis la suban enkondukon por tiu ĉi okazo. Lusin estas la plumnomo de sinjoro ZHOU Shuren (1881.09.25– 1936.10.19), unu el la plej elstaraj ĉinaj verkistoj de la dudeka jarcento kaj la fondinto de la ĉina moderna vulgara ĝenro. La verko de Lusin profunde influis la Movadon de la Kvara de Majo (1919), kiam Ĉinio transformiĝis literature kaj politike. Lusin estis ankaŭ fama tradukisto, kiu konigis la mondan literaturon al Ĉinio. En 1963, Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) eldonis Plenan Kolekton de Lusin: NOVELOJ DE LUSIN. En la libro estas la novelo Antimilitisto, bazita sur la klasikaĵo de Mozio. IPR 2023/17

— página 8 del PDF —

Mozio (470–371 a.K) estis la ĉefa proponanto de filozofia skolo nomita laŭ lia nomo, Mohismo, Moismo aŭ Moziismo, kies ĉefa penso havas apartajn ecojn. Interalie, la tezoj „Homamo” kaj „Neatako” estas simple kompreneblaj kaj vaste akceptataj de miloj da jaroj. Laŭ la penso „Neatako” de Mozio, milito mortigas kaj homo bezonas amon. Pro tio li kontraŭas agresmiliton. Lusin verkis en 1934 la novelon, kiun ni esperantistoj legas kun la titolo „Antimilitisto.” En la Plena Kolekto ĝi troviĝas en parto de „Malnovaj Legendoj Nove Redaktitaj.” La aŭtoro esprimis sian malaprobon al la tiama socia maljusteco, rakontante la historion, ke siatempe Mozio vagadis inter kelkaj landoj por persvadi la reĝon de la potenca Ĉu-regno ne ataki la malgrandan Song-regnon. Li sukcesis en tiu persvado. Lusin en sia verkado elstarigis la opinion kontraŭ agresa milito kaj pledas por sindefendo de malgranda regno. Oni opinias, ke Antimilitisto de Lusin estas la novelo kun la plej multaj verboj – por disvolvi la intrigon – de la monda literaturo. La ĉefa figuro Mozio ekaperas per sia hasta agado kaj ne ripozas eĉ onon da momento laŭlonge de la rakontado. En konstanta agado esprimata de unu verbo post alia, la agadisto Mozio ekstaras kaj ĉiam alkuras survoje por bremsi militon. Li sin ĵetas en la maljustan mondon de ĉikanado kaj perforta altrudado kaj streĉite okupiĝas por malhelpi sovaĝan kruelon, malmultigi vundojn inter militontaj regnoj, evitigi la disiĝon de familioj dum la milito. Laŭ Lusin, Mozio reprezentas figuron meritnomatan kiel la „Nacia Spino.” Sed li estis malbone traktita post kiam li sukcesis preventi la militon. Revenante hejme, survoje tra la lando de Song-regno, li estis traserĉita dufoje kaj, alproksimiĝante al la ĉefurbo, li devigite oferis sian spartecan pakaĵon al kolektantoj de landsavaj donacoj, eĉ estis forpelita tra la urbopordego, sub kiu li ŝirmis sin kiam pluvis….. La lingvaĵo de la novelo ĝenre montras la bazan stilon de Lusin: lakona, solida kaj pensiga. Plena Kolekto de Lusin estas tradukita de ĉinaj veteranaj esperantistoj, S.J. Zee, Venlo Fan kaj Tikos ktp. Provlegis ĝin tiam elstaraj aŭtoroj Hilda Dresen (Estonio), Teo JUNG (Germanio) kaj G. J. Degenkamp (Nederlando). La novelo proponita literature igas la legosperton plezura.

IPR 2023/18

— página 9 del PDF —

La eduksistemo en Kebekio Intervjuo kun Zdravka METZ Nia amikino Zdravka Metz afable respondis al niaj demandoj. LO: Luigia OBERRAUCH ZM: Zdravka METZ LO: Saluton! Estas tre interese povi legi la rakonton pri via laboro. ZM: Dankon. Jes, mia laboro estis kadre de Colectif des femmes immigrantes du Québec (Centro por enmigrintaj virinoj de Kebekio). Mi laboris de 1995 ĝis 2015, donante informprelegojn al grupo de enmigrintoj, kiuj finlernis la francan lingvon. Mia temo estis la lerneja sistemo en Kebekio. LO: Ĉu vi povas rakonti al ni pri la historio de edukado en Kanado? ZM: Ne, ĉar mi scias nur pri Kebekio – Kanado estas grandega lando (tiom granda kiel Eŭropo). La historio de la unua lernejo en Kebekio datiĝas de 1658, kiam monaĥino Marguerite Bourgeoys fondis la unuan malgrandan lernejon en Montrealo, en Kebekio, laŭ la franca modelo de lernejoj. La unua civila Ministerio de edukado en Kebekio estis organizita en 1964, post grandaj sociaj reformoj en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento. LO: Kiel vi enkondukas enmigrantojn en la lernejan sistemon de Kebekio? ZM: Mi informas, ke ekzistas privataj lernejoj, sed mi parolas nur pri publikaj lernejoj. La infano – eĉ tiu, kiu venas de Francio aŭ alia franclingva lando – eniras tamen specialan klason por infanoj enmigrintaj, por ke li/ŝi iom adaptiĝu, ĉar ne ĉiam estas facile por infano forlasi siajn geavojn, gekuzojn, samklasanojn kaj amikojn. Tial ekzistas „classe d’accueille” (klaso bonveniga) por enmigrintaj infanoj organizitaj de la Ministerio de Enmigrado. Ĝi helpas, por ke enmigrinta infano, iom post iom, adaptiĝu kaj ne estu tro malgaja pro la forlaso de sia lando, ĉar foriri kaj enmigri, ja, okazas ĉefe laŭ decido de la gepatroj. Se iu infano konas – aŭ komprenas – la francan, li/ŝirapide eniros lernejon organizitan de la Ministerio de edukado. Li/ŝi devas montri, ke li/ŝi komprenas la nivelon de matematiko aŭ de la angla lingvo, ĉar oni lernas la anglan kiel la fremdan lingvon de la unua klaso de bazlernejo. IPR 2023/19

— página 10 del PDF —

Se enmigrinta plenkreskulo deziras studi, li/ŝi devas unue studi la francan por kompreni kaj sekvi la prelegojn pri diversaj temoj, kiujn oni traktas dum tiu plurmonata franca kurso. Poste li/ŝi bezonas la tradukon de sia diplomo (se li/ŝi posedas ĝin). La Ministerio pri Edukado komparos la finitajn kursojn de ties profesio en ies lando kun la kursoj de ĉi tie, por la sama profesio. Sekve, la Ministerio preparos la egalvaloran (ekvivalentan) diplomon. Se la faritaj studoj estis egalaj por iu profesio en iu lando kaj Kebekio, la Ministerio akceptos la profesion. Kelkaj profesiuloj, kiel ekzemple kuracistoj, farmakologoj, … devas viziti apartajn kursojn por eklerni la uzon de medikamentoj kaj la manieron trakti malsanulon ktp. Advokatoj, kompreneble, devas studi ĉiujn leĝojn, kiuj validas en Kebekio kaj Kanado. LO: Kiuj estis la lernantoj kaj pri kio ili kutime demandis vin? ZM: Enmigrintoj, kiuj aŭskultis mian prelegon, devis jam kompreni la francan. Mi rakontis al ili pere de simplaj vortoj, parolante ne rapide kaj foje resumante la plej gravajn informojn. Fakte, kiam mi venis en Kebekion, antaŭ 40 jaroj, mi ne parolis la francan kaj estis mi, kiu unue sekvis tiun bazan francan kurson. La inform-prelegojn kaj ĉiujn informojn preparas profesiuloj pri enmigrado. La prelegon pri la kebekia lerneja sistemo mi spertis ankaŭ kun miaj du infanoj. Do, parolante al enmigrantoj, mi jam bone sciis, pri kio atentigi ilin. Tial ili demandis min eble nur kiam mi donis adreson kaj ili ne sciis, kie troviĝas tiu adreso en Montrealo. Nun ĉiuj havas poŝtelefonon kaj oni facile trovas la lokojn en la urbo aŭ kontaktas lernejon. Se temis pri junaj memstaraj enmigrintoj, kiuj aĝis pli ol 18 jarojn kaj venis sen la gepatroj, mi demandis pri la diplomo(j), kiu(j)n ili jam havis aŭ ne havis, kaj mi donis adreson por fari la egaligon de la diplomoj. La Eduka Ministerio volas scii, ĉu la junulo finis elementan aŭ mezgradan lernejon aŭ finstudis en iu profesia lernejo aŭ universitato, ĉu li/ŝi laboris, kaj se jes, en kiu profesio. Kiam venis enmigrintoj sen diplomo aŭ ne kunportis aŭ ne povis ekhavi ĝin, ili trapasis testojn kaj ekzamenojn ĉi tie. Ili ricevas diplomojn de Kebekio laŭ la rezultoj de la faritaj ekzamenoj en Kebekio kaj ili povos tamen daŭrigi la lernadon/instruadon, eĉ la bazan – se ili pro viv-cirkonstancoj ne havas tion. Do, ili povos kompletigi konojn (sciojn) por la poste elektota studado. IPR 2023/110

— página 11 del PDF —

LO: Ĉu vi povas priskribi al ni la lernejan dividon laŭ jaroj kaj aĝoj? ZM: a) 4-jara infano vizitas la pré-maternel t.e. la antaŭ-patrinan lernejon (ĝi similas al vartejo). Temas pri la klaso en regula lernejo kaj la infano restas tie nur duonan tagon (matene aŭ posttagmeze). Tie li/ŝi lernas bazajn regulojn de la lernejo. Ekzemple ke oni ne parolu samtempe, ke necesas levi la manon por rajti paroli … b) 5-jara infano vizitas la maternel t.e. la patrinan lernejon. En ĝi la infano komencas lerni la unuajn literojn, etajn poemojn, desegni, kanti. Ĝi estas nedeviga, sed utilas por societemiĝi. Ĉiuj lernejoj havas tian patrinan lernejon. Fine de la jaro la klasinstruistino priskribas nur la lertecojn kaj kapablojn de la infano. c) Elementa lernejo (deviga ekde 2022): de la 1-a ĝis la 6-a klaso (de la aĝo de 6 jaroj ĝis la aĝo de 12 jaroj). Tri-foje jare la klas-instruistinoj preparas „diplomon”, aŭ „raportkarton”, t.e. raporton pri progreso-sukceso de la infanoj. Post ricevo de ĉiu taksado nomata bulteno, la gepatro(j) individue renkontas la instruiston por aŭdi opinion pri la progreso de sia infano. Fine de la 3-a kaj 6-a klasoj en elementa lernejo, lernantoj havas skribajn ekzamenojn de la Ministerio de Edukado pri la franca, la angla kaj matematiko. (En tiuj tri ĉefaj kursoj, la infanoj devas sukcesi je pli ol 60%. Se ili ne sukcesas, ili ripetas la lerno-jaron). ĉ) Mezgrada lernejo de 5 jaroj (de la 12-a ĝis la 17-a jaraĝo). Temas pri deviga baza instruado. Elementa kaj mezgrada lernejoj estas devigaj kaj senpagaj. Se lernanto ne havas intereson studi regule en mezgrada lernejo pro ne sufiĉa intereso je intelektaj kursoj kaj se li/ŝi deziras pli rapide komenci mane labori kaj rapide gajni monon, ekzistas eblecoj enskribiĝi por ricevi pli profesian diplomon: DEP – Diplomo de Edukado Profesia, certa nombro de profesiaj kursoj por plumbisto, garaĝisto, veldisto. ASP – Atestilo de Specialiĝo Profesia – malpli da horoj por lerni, sed multe pli da horoj por lerni praktike-laborante ol por DEP – por frizisto, vendisto, kelnero ktp. DES – Diplomo de Mezgrada Studado (post 5 jaroj kaj ĉiuj regulaj kursoj de la 12-a ĝis la 17-a jaraĝo). Tiuj, kiuj regule finis mezgradan lernejon, povas enskribiĝi en CEGEP (Collège d’Enseignement Général Et Professionnel), t.e. Ĝenerala kaj Profesia Kolegio. Por CEGEP oni pagas depende de la fako kaj nombro de enskribitaj kursoj. IPR 2023/111

— página 12 del PDF —

Profesia kurso ĉe CEGEP, post 3-jara studado oni ricevos la diplomon TEKNIKISTO de… Post CEGEP – ĝenerala, la studento povas enskribiĝi en Universitato, kiu estas pagenda. En Montrealo estas 4 ĉefaj Universitatoj: du franclingvaj: Universitato Montreala kaj Universitato Kebekia en Montrealo UQAM kaj du anglalingvaj: Universitatoj McGill kaj Concordia. La plej malnova franca universitato estas Laval en Kebeko (la ĉefurbo). Ĉie tra Kebekio, en iom pli grandaj urboj, estas fonditaj publikaj Universitatoj ekde 1969: Montrealo (UQAM); UQAC (Chicutimi 1969) UQAT (Abitibi et Témiscamingue 1969) – UQAH (Hull-1981) – UQTR (Trois-Rivières-1986) – UQAR (Rimouski 1973) kaj aliaj, kiuj havas iu(j)n Fakultato(j)n. LO: Kiun rolon havas respektive la angla kaj la franca lingvoj en la edukado en la malsamaj partoj de la lando? ZM: Kompreneble en Kebekio, kie la oficiala lingvo estas la franca, la franca lingvo estas oficiala ankaŭ por edukado. Ĉiuj kursoj estas en la franca, krom la angla lingvo – kiel angla kurso. En ĉiuj aliaj provincoj (anglalingvaj) la kursoj estas en la angla lingvo – kiel oficiala lingvo, krom en kelkaj ĉefe privataj francaj lernejoj, kiuj ekzistas. Sed denove, pri aliaj provincoj mi ne scias, ĉu iliaj lernejoj estas publikaj kaj senpagaj, aŭ ne. LO: Kiun rolon havas la aliaj lingvoj de Kanado? ZM: En Kanado mi ne scias, sed jes pri Montrealo. En Montrealo vivas pli ol 120 nacioj kaj tre ofte ili organizas la tiel nomatan sabatan lernejon ene de sia kultura aŭ religia centro. Kiam lernejoj ne funkcias, infanoj estas liberaj por aliaj liberaj aktivaĵoj. Ofte gepatroj kondukas infanojn por iu sporta, muzika aŭ lingva aktivaĵo. Mi mem volontulis en sabata lernejo dum 12 jaroj, kiam mi volis, ke miaj infanoj plibonigu la kroatan lingvon kaj havu kontaktojn kun kroataj infanoj. Estas ege grave, ke, dum oni instruas iun nacian lingvon, la infano havu kontakton kun aliaj infanoj uzante la saman lingvon. Laŭ mia scio nur la pola sabata lernejo (por infanoj de diplomatoj) uzas lernejan programon de Pollando kaj se familio reiros al la antaŭa hejmlando, infanoj integriĝos facile en normala lernejo. Estas profesiaj geinstruistoj, kiuj

IPR 2023/112

— página 13 del PDF —

gvidas la kursojn, ricevigas diplomojn kaj probable ilia lernejo estas subvenciata de Pollando, sed ilia pastro same estas pagata de Episkopejo. Aliaj etnoj en sabato kunlaboras kun siaj volontuloj. Plejofte estas la gepatroj, kiuj gvidas kurson kaj instruas folklorajn dancojn kaj kantojn. Tre aktiva estas la ĉina komunumo, kiu eĉ prezentas kursojn de la lingvo ne nur al infanoj, sed ankaŭ al plenskreskuloj – ne nur al ĉinoj sed al ĉiuj, kiuj volas studi la ĉinan parole kaj skribe. LO: Kiel faras la geinfanoj, kiuj ne estas anglalingvaj aŭ franclingvaj denaskuloj? ZM: Denaskuloj en iu ajn nefranca lingvo en Kebekio unue lernas la francan lingvon. Kiam ili bone komprenas la francan lingvon (devigatan de Kebekio) kaj bone trapasas teston, ili eniras en regulan klason de la plej proksima lernejo, kie loĝas la infano. Post la unua baza franca kurso, la sama profesoro instruas al la infanoj matematikon kaj igas ilin eniri en regulan, normalan klason kun samaĝuloj naskitaj en Kebekio. LO: Kiel la kanada socio valorigas kaj kreskigas la multlingvecon pere de edukado? ZM: Pri tio zorgas la gepatroj, kiuj ja estas enmigrintoj. Ĉiuj volas uzi sian lingvon hejme kaj iras kun la infanoj al ties/sia preĝejo aŭ kultura centro. Dum la someraj ferioj, ofte la gepatroj vizitas sian landon kaj la infanoj praktikas sian kulturon vizitante geavojn, geonklojn en siaj unuaj landoj… LO: Ĉu multlingvismo estas grava en ekzamenoj por iĝi instruistoj? ZM: Tute ne! Multlingveco estas tute privata afero! LO: Ĉu vi povas rakonti al ni kelkajn ekzemplojn pri edukado precipe per lingvoj? ZM: Infanoj de enmigrintoj de iu ajn ne anglalingva lando devas esti enskribitaj nur en lernejo, kiu uzas la francan. Kompreneble la Kebekia provinco protektas la francan lingvon. Sen tiu/la leĝo 101, enmigrantoj/enmigrintoj eble elektus la anglan. Tio okazis antaŭe, sed oni rimarkis, ke la nombro de franc-parolantoj falas. LO: Kiuj estas, laŭ vi, la perspektivoj de la instruado de Esperanto en kebekiaj lernejoj? IPR 2023/113

— página 14 del PDF —

MZ: Esperanto jam estis instruita/instruiĝis ĉe universitata nivelo – kadre de lingvistiko. Belga universitata profesoro estis E-isto kaj kadre de lingvistiko E-o estis normala kurso en la 1970-aj kaj 80-aj jaroj ĉe la Universitato de Sherbrook. Tiam ekzistis ankaŭ forta loka E-a urba klubo. Kiam la profesoro emeritiĝis, ne plu estis sufiĉe da interesataj personoj kaj la Universitato de Sherbrook nuligis la kurson. En 2007 ĉe UQAM estis instruita/instruata E-o, fondita E-klubo de la Universitato, ĉar en 2008 okazis TAKE- kongreso. Volontulo kaj profesoro de CEGEP instruis E-on kiel liberan aktivecon. Li helpis fondi la klubon, regule renkontiĝadis kun studentoj kaj ili partoprenis en TAKE, sed post la translokiĝo de la profesoro la studentoj ne havis internaciajn spertojn kaj oni fermis la klubon. Organizita klubo, kiu havas oficialan statuton kaj estas enskribita en la registro, devas havi aktivaĵojn. Se ĝi ne havas, ĝi malaperas. Se multaj personoj interesiĝas, ĉio eblas. Tamen neniu eduka institucio volas perdi la monon pro ne multnombraj enskribiĝoj. LO: Kion vi opinias pri la neceso instrui Esperanton? MZ: Esperanton instruis mia edzo kaj mi kadre de E-klubo en Montrealo, dum pluraj jaroj (1983-2000), sed bedaŭrinde la intereso ne estis granda, nur kelkaj kursanoj, 2-3-4 personoj, venis al nia kurso. Antaŭ la UK en Montrealo okazis tritaga, rapida kurso de K. Kovats. Ĝi estis tre sukcesa kurso, en kiu studis 75 personoj kaj ili povis plibonigi sian uzon de Esperanto. Tuj poste ili povis ĝui E-etoson, amikecon kaj belegan sperton. Ni organizis dum 30 jaroj diversajn lokajn kaj internaciajn E-semajnfinajn renkontiĝojn en Usono kaj Kanado kaj ĉiufoje venis 40-60 personoj. Multaj ĉeestis en la kongreso, sed multaj ne venis. Sed ni semas kaj semas …. LO: Koran dankon pro la tempo, kiun vi dediĉis por la intervjuo!

Pri la laborplano de ILEI Labor-plano kaj laboroj el la plano en la venontaj jaroj En la lastaj monatoj la estraro de ILEI pretigis laborplanon, kaj tio estas io facila, kion eĉ estraroj kapablas fari [vd. ĝin post tiu ĉi artikolo – NdlR]. La komitato aprobis ĝin, kaj tio estas iom pli malfacila pro la bezono de multaj el la komitatanoj montri sian retorikan kapablon. Sed en la fino la komitato IPR 2023/114

— página 15 del PDF —

aprobis ĝin. Nun realigi la laborplanon estas io malfacila, kion nur la membroj povas fari aŭ helpi fari kunlabore kun siaj sekciestroj kaj komitatanoj. Certe sen la laboro de la sekcioj kaj de la membroj la plano valoras malpli ol la papero, sur kiu ĝi estis registrita. Pro tio estas bone, ke la membroj eksciu, kion ili devas realigi en la venontaj tri jaroj aldone al la normala rutina laboro pri instruado de Esperanto kaj kuntenado de la instruantaj esperantistoj. Se vi rigardas la punktojn de la laborplano, vi povas konstati, ke la punktoj de 1 ĝis 7 estas administraj aŭ eldonaj de la tradiciaj revuoj, pri kiuj devos zorgi estraranoj kaj redaktoroj kun la helpo de kelkaj aparte alvokataj membroj. La punkto 8 postulas kunmeton de komisiono, kiu redaktu la novan ekzamenan regularon, en mondo ĉiam pli reta. Sen tia komisiono la estrarano, al kiu oni donis la taskon, neniel povas sukcesi eĉ komenci la redaktadon. La postaj punktoj ĝis 16 verŝajne ne postulos apartan helpon de la membroj, krom de aparte petotaj koncernatoj. Sed la postaj punktoj, kiujn mi kopias sube, ĉar temas pri veraj laboroj por la celoj de ILEI, realiĝos nur se la membroj kaj la sekcioj faros ilin siaj propraj amataj celoj: 17) „Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la tuta mondo”: plenumigi almenaŭ 10 realigojn de la leciono por neesperantista klaso (niaj membroj) 18) „Esperanto-kursaro Tibor Sekelj rete”: starigi kursojn en almenaŭ 5 landoj/lingvoj, en kiuj nun ne okazas retaj kursoj de iu ajn tipo (Ahmad kaj Renato) 19) Instruado en publikaj lernejoj: realigi la iniciaton „30 Oraj Horoj” en Italio kaj bone dokumenti ĝin per libro, videoj, intervjuoj kaj artikoloj por faciligi imitadon (Laura, Bruĉjo, Alessandra) 20) Instruado en publikaj lernejoj: realigi iniciatojn similajn al la „30 Oraj Horoj” en almenaŭ tri landoj krom Italio (niaj membroj) Se oni realigos ĉion ceteran kaj ne tion, tio pruvos, ke ILEI sukcesas vegeti sed ne vere vivi. Restas multaj aliaj punktoj, pri kiuj mi ne povas paroli nun, ĉar ĉi tiu artikolo jam iĝas tro longa, sed pri kiuj ni parolos en alia okazo. Por nun tenu en la menso: la laborplano povas esti realigata nur de la membroj. Ahmad sola ne povas instrui Esperanton en Mongolujo kaj en Argentino, li ne povas peti lernejestrojn en viaj landoj permesi lecionon pri Esperanto, ktp. Li estas nur flago, kiun oni svingu por montri, kien oni iru, sed nenio plia. Renato CORSETTI, volontula realiganto de la plano IPR 2023/115

— página 16 del PDF —

Labor-plano de ILEI januaro 2023 – somero 2024 1) Restarigo de la administra sistemo de ILEI kaj prizorgado de la vivo de ILEI de la administra vidpunkto (Ahmad Mamduhi, Marija Jerković, Karine Arakeljan, Elena Nadikova, Hamzeh Shafiee, Renato Corsetti). 2) Renovigado de la retejo de ILEI (Alessandra Madella, Max Garcia, Cristina Bollini + estraro). 3) Dokumentado de la renovigado de la retejo de ILEI (Alessandra Madella, Cristina Bollini). 4) Kreado de la paĝoj pri IPR kaj JA en la retejo de ILEI (Jozefo Nemeth, Stano Marček, Cristina Bollini). 5) Regula prizorgado de la retejo de ILEI (Jozefo Nemeth). 6) Publikado de IPR (Jozefo Nemeth, Ahmad Mamduhi, Fernando Pita, Mirejo Grosjean, Alessandra Madella). 7) Publikigado de JA (Stano Marček, Elena Nadikova, Mirejo Grosjean). 8) Ekzamenoj de ILEI/UEA (Karine Arakeljan). 9) Komuna Legado okaze de la Tago de la Libro (15-a de decembro) (Alessandra Madella). 10) Dezirinda okazigado de plua eldono de Premio La Torre (Ahmad, Alessandra Madella, Renato Corsetti, Familio La Torre). 11) Realigado de libro pri Premio La Torre, se eble kun la ISBN-kodo de ILEI (Radojica Petrović, Renato Corsetti). 12) Publikigadi la librojn de la Aktoj de la ILEI-simpozioj 2020-1, se eble kun la ISBN-kodoj de ILEI (Fernando Pita). 13) Publikigi aliajn librojn pri ILEI kaj/aŭ edukado, se eble kun la ISBN-kodoj de ILEI (Fernando Pita, Alessandra Madella). 14) Daŭre verki trimonatajn raportojn (Elena Nadikova, Alessandra Madella) 15) Teni bonajn rilatojn kun UEA (Ahmad Mamduhi). 16) Teni bonajn rilatojn kun TEJO (Fernando Pita). 17) „Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la tuta mondo”: plenumigi almenaŭ 10 realigojn de la leciono por neesperantista klaso (niaj membroj). 18) „Esperanto-kursaro Tibor Sekelj rete”: starigi kursojn en almenaŭ 5 landoj/lingvoj, en kiuj nun ne okazas retaj kursoj de iu ajn tipo (Ahmad Mamduhi, Renato Corsetti). 19) Instruado en publikaj lernejoj: realigi la iniciaton „30 Oraj Horoj” en Italio kaj bone dokumenti ĝin per libro, videoj, intervjuoj kaj artikoloj por faciligi imitadon (Laura Brazzabeni, Bruĉjo Casini, Alessandra Madella). 20) Instruado en publikaj lernejoj: realigi iniciatojn similajn al la „30 Oraj Horoj” en almenaŭ tri landoj krom Italio (niaj membroj).

IPR 2023/116

— página 17 del PDF —

21) ILEI-kongreso de Linjano (Laura Brazzabeni, Bruĉjo Casini, Fernando Pita, Karine Arakeljan, Alessandra Madella, LKK). 22) ILEI-simpozio de Linjano (Fernando Pita aŭ Alessandra Madella, depende de la elektita temo). 23) Sekva ILEI-kongreso (Laura Brazzabeni, Karine Arakeljan + aliaj depende de la elektita loko). 24) Daŭre okazigi ĉiumonatajn renkontiĝojn de universitatanoj (Ahmad Mamduhi, Renato Corsetti, Radojica Petrović, Fernando Pita). 25) Daŭre okazigi ILEI-forumojn (Radojica Petrović). 26) Instruista trejnado dum la kongreso ktp. (Radojica Petrović kaj Laura Brazzabeni). 27) Prizorgado de la jutuba kanalo de ILEI (Alessandra Madella, Aristophio Alves Filho, Mirejo Grosjean kun la helpo de Max Garcia). 28) Prizorgado de la aliaj retaj sociaj komunikiloj de ILEI (Didier Janot, Laura Brazzabeni kaj aliaj). 29) Daŭrigo kaj perfektigo de la „Homa Ĉeno.” (Max Garcia, Alessandra Madella, membroj kaj ne-membroj). 30) Prezenti Esperanton al almenaŭ 3 NROj, precipe pri paco, ter-savado, lingvaj rajtoj kaj minoritatoj (Ahmad Mamduhi, Max Garcia, Didier Janot). 31) Batali kontraŭ analfabeteco per instruado de Esperanto almenaŭ en unu lando (Ahmad Mamduhi). 32) Sendi observantojn al UNESKO por videbligi niajn agadojn tie kaj klopodi akiri oficialan kunlaboran rilaton. Daŭre videbligi la projektojn jam plurlingve prezentitajn por la pasinta premio Hamdan (Kungfua Kunikleto, 30 Oraj Horoj, Edukado.net) (Alessandra Madella, Didier Janot, Max Garcia, Emmanuel Desbrières kaj aliaj). 33) Se eblas, partopreni en la venonta premio Hamdam pri edukado per taŭga kandidato (Alessandra Madella). 34) Pretigi varbadajn materialojn pri ILEI por UNESKO ktp. (Alessandra Madella, Max Garcia, Bruĉjo Casini, Didier Janot, Emmanuel Desbrières kaj aliaj). 35) Sendado de lernolibroj al Afriko (Renato Corsetti, Karine Arakeljan). 36) Pripenso pri evoluo de la kotiz-sistemo interalie por kovri la deficiton de la papera servo kaj por ke bazaj/retaj membroj ne pagu por papera servo, kiun ili ne bezonas (Didier Janot). 37) Pripenso de nova formato por IPR (reta/papera) por pli bone taŭgi laŭ la nunaj bezonoj (Didier Janot). 38) Pripenso pri la bezonoj de lernejaj instruistoj (membroj kaj ne(ankoraŭ)membroj); ĉu Juna Amiko sufiĉas?; kiaj servoj de ILEI helpus ilin? (Didier Janot).

IPR 2023/117

— página 18 del PDF —

Biografio de Mireille Grosjean, la nova Honora Membro de ILEI Mireille Grosjean (naskita Mireille Robert), franclingva svisino, naskiĝis en 1946 en La Chaux-de-Fonds (Svislando) en tre malfermita familio, kie kunvenis homoj el la tuta mondo. Ŝi studis la francan, la germanan, geografion kaj historion en la universitato de Neuchâtel. En la jaro 1968 ŝi ekloĝis en la germanparola parto de Svislando kaj tie instruis la francan. En 1977 ŝi revenis al Romandio kaj komenciĝis por ŝi instruado de la germana, organizado de klasointerŝanĝoj kaj interkultura edukado. Ŝi mem oftege faris tiajn interŝanĝojn kun siaj gelernantoj, lertigis geinstruistojn pri tiuj spertoj same kiel lernejodirektorojn. Ŝi verkis pri tiu temo libron, kiu estas ilaro por fakuloj. En 1982 ŝi komencis praktiki aikidon. Pro tio ŝi flugis al Japanio en 1985. Tie ŝi spertis mankohavan komunikadon per la angla. Reveninte al Svislando, ŝi vidis ekspozicion pri Esperanto kaj tuj eklernis la Internacian Lingvon. Tuj ŝi havis en la svisa movado respondecojn, tio estas prezidanteco de la Kultura Centro Esperantista kaj la Gastejo Edmond Privat en La Chaux-deFonds. Tio daŭris de 1988 ĝis 1994. En 1998 ŝi fariĝis komitatano A por Svislando en la Komitato de UEA, tiu ofico daŭris ĝis 2013, poste ŝi reprezentis tie la Ligon (ILEI). Ŝi partoprenis en multaj UK-oj kaj reĝisoris kaj prezentis plurfoje la Internacian Artan Vesperon tie. Ŝi reprezentas UEAn ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo. Mireille membris en la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI/UEA de 2006 ĝis 2022. Ŝi estas prezidanto de la Svisa Esperanto-Societo, ŝi estas membro de la Svisa ILEI-Sekcio kaj komitatano ĉe ILEI. En 2013 ŝi fariĝis prezidanto de ILEI kaj reelektiĝis en 2015 kaj en 2018 en tiu ofico. En 2020 ŝi anoncis, ke ŝi ne kandidatiĝos por la nova mandato en 2021. Kunlabore kun la prezidanto de UMEA (medicinistoj) ŝi lanĉis la programon „aikideo” por prezenti Esperanton al aikidistoj kaj prezenti aikidon al esperantistoj. Pri tio vidu www.esperanto-aiki.de. IPR 2023/118

— página 19 del PDF —

En la jaro 2006 Mirejo vidviniĝis; en la jaro 2008 ŝi emeritiĝis. Ŝi estas senbrutara nomado kaj vojaĝas tra la tuta mondo, ĉefe al Azio kaj Afriko. Ŝiaj multnombraj spertoj pri instruado ĝenerale kaj instruado de fremdaj lingvoj, same kiel ŝiaj grandaj konoj pri interkultura edukado kaj konfliktosolvado estas granda pluso por nia movado. En 2014 Mirejo estis elektita kiel la ESPERANTISTO DE LA JARO 2014. En 2015 kaj en 2018 Mirejo estis reelektita kiel ILEI-prezidanto. En 2016 ŝi ricevis la Premion Deguĉi. En 2019 ŝi estis elektita Honora Membro de Svisa Esperanto-Societo. La 21-an de septembro 2015 (la 21-a de septembro estas la tutmonda Tago de Paco) edukado.net publikigis kursmaterialon de Mireille kun la titolo „KONFLIKTOSOLVADO”. En 2022 (novembre) ŝi estis elektita Honora Membro de ILEI. Ŝi sukcese trapasis la KER-ekzamenon je nivelo C2. Vidu en www.eo.wikipedia.org.

Esperanto kaj la angla en la 8-a Internacia Konferenco de Azia Asocio por Lingva Taksado (AALA) de Alessandra MADELLA (Italio) La 8-a Internacia Konferenco de Azia Asocio por Lingva Taksado (AALA) okazis inter la 26-a kaj la 28-a de oktobro ĉe la Universitato Anna en Ĉenajo (Chennai), la iama Madraso, kiu estas la ĉefurbo de la plej suda barata ŝtato Tamilujo (Tamil Nadu). Bonŝance la organizantoj akceptis mian proponon de prezentado pri „La novaj ekzamenoj de la Itala Instituto de Esperanto: Testi kompetentojn kaj/aŭ kulturon” kaj, pro la daŭraj malfacilaĵoj vojaĝi pro Kovimo, mi povis partopreni interrete en la tute hibrida konferenco. Tiel mi rajtis havi duon-horon por paroli pri la lingvo de Zamenhof al internacia publiko de fakuloj pri testado. Mi klarigis la defiojn kaj la solvojn de la teamo (Laura Brazzabeni, Carlo Minnaja, Patrick Morando kaj Luigia Oberrauch), kiu laboras por reformuli la ekzamenojn de la Itala Instituto de Esperanto por alproksimigi ilin al la fokuso pri kompetentoj de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Parenteze, mi ankaŭ povis mencii la pioniran sukcesan lanĉon de la novaj ekzamenoj KER je nivelo C2 de Katalin Kováts kaj la daŭrigon de la registare-agnoskita faka instruado de Esperanto ĉe la Zaozhuang-Universitato en Ĉinio. IPR 2023/119

— página 20 del PDF —

Samtempe mi havis la ŝancon ĝui la buntan kaj riĉan profesian konferencon, kiu havis kiel titolon „Klasĉambro-bazata taksado en kaj preter la nova normalo: Defioj kaj ebloj”. Ĝi estis majstre organizita surloke de Rama Mathew, emerita profesorino pri edukado de la Universitato de Delhio, kiu kapablis venigi mond-nivelajn spertulojn pri la testado de la angla, sed ankaŭ kuraĝe donis voĉon al junaj esploristoj kaj precipe al lokaj instruistinoj kaj lernejestrinoj. Krom aŭdi famulojn kiel Antony Kunnan de la Universitato de Makao, James Enos Purpura de la Universitato Kolumbio (Novjorko) aŭ Constance Leung de la King’s College (Londono) eblis, do, persone kompreni ion pri la ĉiutagaj problemoj kaj spertoj de la homoj, kiuj instruas la anglan en aziaj landoj, la nuntempe plej granda merkato por ties instruado. Tiuj front-liniaj instruistoj (kaj precipe instruistinoj) ofte kapablis turni la malfacilaĵojn de la pandemio en ŝancon konstrui pli fortajn sentajn ligojn kun siaj plurlingvaj gelernantoj kaj iliaj familioj, kiuj tradukiĝis al vido pri testado kiel ĉefe helpanta la lerno-procezon. Tiu ĉi konferenco donis al ili ankaŭ la eblon paroli kun siaj kolegoj, por trovi komunan solidarecon kontraŭ la kreskantaj premoj al uniformiĝo fare de la grandaj privataj instancoj de tutmonda angla-lingva instruado. Inter la temoj pridiskutitaj ludis gravan rolon la neceso pli alte valorigi la lokajn lingvojn en la multlingva kunteksto de Barato. Ekzemple, Firdaus Shireen el la Angla kaj Fremdlingva Universitato de Hajderabado (Hyderabad) en la suda barata ŝtato Telengano esploris manierojn rete taksi la rakont-kapablojn de mez-lernejanoj parolantaj la tie malplimultan odian lingvon. Fakte, laŭ la nacia eduka politiko de 2020, infanoj rajtas lerni la sciencajn kaj sociajn fakojn kaj la anglan en sia propra denaska lingvo. Oni povus tiel serĉi pli multlingvajn manierojn instrui, kiuj valorigus la plurlingvan fonon de la gelernantoj. Sed, pro pluraj kialoj, oni ankoraŭ ne sukcesis plene ellabori kontentigajn manierojn taksi tiun daŭran translingvan kodŝanĝon. Ankaŭ la paralela taksado de la infanaj rakont-kapabloj en la angla kaj en la odia, do, montras la influon de la plej organizita instruado de la angla en lernejo, dum rakontoj en la odia lingvo, kiun la infanoj denaske parolas hejme, ŝajnas ankoraŭ sekvi fluon de konscio pli ol klaran strukturon, kun oftaj haltoj pro la malfacilo trovi la korespondajn vortojn. Oni vidas, do, malavantaĝon en la infanoj, kiuj ne rajtis lerni de la komenco en sia propra denaska lingvo. Tiu sento de la graveco uzi modernajn esplor-rimedojn por trovi manierojn pli multe valorigi la plurlingvan kuntekston de la gelernantoj respeguliĝas ankaŭ en la elekto de aŭtentaj tekstoj por la instruado de la angla. Ekzemple, Shoba K.N., profesorino de la angla ĉe la Universitato Anna, parolis pri sia sperto uzi la bildstrion Verda Humuro (Green Humour) IPR 2023/120

— página 21 del PDF —

de la barata desegnisto Rohan Chakravarty, kiu sprite kunligas ekologion kaj kritikon kontraŭ la daŭra malapero de lokaj lingvoj. Grandan simpation kaj eĉ indignon vekis la vortoj de Shrimathy Venkatalakshmi de la Angla Departemento de la Universitato Anna, kiu estas publika universitato kaj unu el la plej malnovaj inĝenieriaj institutoj en la mondo. Eĉ tie, se ĵus diplomita inĝeniero ne trovas laboron, oni tuj kulpigas la instruistojn de la angla, anstataŭ la fakajn. Fakte, la malpli protektataj instruistoj de la angla en privataj inĝenieriaj institutoj en barataj malgrandaj urboj aŭ en kamparaj areoj/terenoj tre ofte perdas sian laboron pro tiu ĉi kialo. Malgraŭ tio, preskaŭ ne ekzistas perfektigaj kursoj por subteni la instruistojn kaj samtempe la institucioj ofte fordonas gravajn horojn de instruado al apoj pretigitaj de grandaj privataj britaj firmaoj, kies klasĉambran individuan uzadon la barataj instruistoj devas nur pasive kontroli. Fortaj reagoj venis el la publiko de la konferenco kontraŭ tiu ĉi koloniigema tendenco, kiu kritike pensigas nin pri la efektiva rolo de la angla kiel „intergenta lingvo” mondskale kaj precipe en delonge liberiĝinta kolonio kun forta angla-lingva edukado kiel Barato. La demando klare estas, do, al kiu apartenas la angla en la nuntempa mondo. Krom la barata kunteksto, la konferenco ankaŭ montris interesan superrigardon pri diversaj aziaj landoj, kie la testado de la angla estas pli kaj pli influanta tiun de aliaj fakoj, estante siavice influata de ili. Ekzemple, Nakamura Keita de la japana Eiken-Fondaĵo parolis unuflanke pri la adopto de la KER-sistemo fare de la japana registaro en la universitat-eniraj ekzamenoj, sed ankaŭ pri la samtempa registara decido taksi logikajn kaj konajn kapablojn tra pluraj fakoj, inkluzive de la angla kaj de la japana. Nepras, do, por ekzamen-fakuloj iel trovi malfacilan ekvilibron tra tiuj du malsamaj celoj. Nguyen Thi Ngoc Quynh, la dua vic-prezidantino de la Azia Asocio por Lingvo-Taksado kaj la fonda direktorino de la Centro por Lingva Testado kaj Taksado de la Vjetnama Nacia Universitato en Hanojo, prezentis alian flankon de tiu ĉi tendenco al pli funda interplektiĝo inter la taksado de la angla kaj de la aliaj fakoj. Ĉar ekzameno ESL (Angla kiel Dua Lingvo) kostas nuntempe duon-monaton de mezuma vjetnama salajro, estis necese disvolvi vjetnaman normigitan teston de angla scipovo, validigita laŭ internacjaj normoj, danke ankaŭ al prezentado dum internaciaj fakaj konferencoj kaj la kreado de testo-banko. Sed tiu sperto pri internaciaj validigaj normoj, akirita de la disvolvintoj de la loka angla ekzameno, igis iliajn kompetentojn tre utilaj kaj dezirataj ankaŭ en la testado de aliaj fakoj, kiuj adoptis similan modelon. IPR 2023/121

— página 22 del PDF —

Certe ankaŭ por esperantistoj estas tre grave pensi pri tiuj ĉi de-supraj kaj desubaj tendencoj en la instruado de la angla, en loko demografie kaj ekonomie grava kiel la nuntempa Azio, por kompreni kiel plej bone proponi nian lingvon al internaciaj spertuloj pri lingvo-instruado kaj -taksado. En tiu ĉi senco, la partopreno en similaj konferencoj estas tre valora sperto, kiu espereble malfermos ankaŭ al ni novajn vojojn kaj aliancojn.

Kiel prepariĝi por KER-ekzameno de Judith MEYER (Germanio) NdlR: Enkonduke al la artikolo de Judith Meyer, legu la resumon de Katalin Kováts pri la aktuala stato de KER-ekzameno1: Fine de novembro 2022 la KER-Ekzamena Centro de UEA okazigis denove Tutmondan Ekzamentagon. Historie ĝi estis la 10-a tia aranĝo kiam en la sama tago dise en la mondo samtempe eblis trapasi la KERekzamenojn ĉeeste – kaj ĉi-foje – en ĉiuj funkciantaj niveloj de la sistemo, t.e. ankaŭ je la nova nivelo C2, kiun eblis trapasi samtempe ankaŭ rete. En novembro ekzameniĝis entute 104 personoj kaj el inter ili sukcesis 91 kandidatoj (88%). C2-kandidatoj ekzameniĝis 31, el kiuj sukcesis 26 kandidatoj (84%). Kune kun la ĝisnunaj C2-kandidatoj estas entute 29 personoj, kiuj posedas atestilon pri sia C2nivela lingvokono. Geografie la 104 kandidatoj de la tutmonda ekzamentago venis el 18 landoj:  Azio: Japanio, Sud-Koreio, Ĉinio, Vjetnamio;  Eŭropo: Francio, Hispanio, Pollando, Svislando, Rusio, Kroatio, Nederlando, Germanio, Britio, Slovakio, Turkio;  Sud-Ameriko: Meksiko, Brazilo, Kolombio. Danke al la rapida kaj bona laboro de la administrantoj kaj kontrolantoj meze de decembro ĉiu ekzamenito ricevis sian rezulton kaj ĉiu sukcesinto la 1

Fonto de la enkonduko: https://edukado.net/novajhoj?id=884

IPR 2023/122

— página 23 del PDF —

elŝuteblan PDF-atestilon. Libroforman atestilon eblos mendi (kontraŭ modesta sumo kaj sendokostoj) fine de januaro 2023 Dankegon al ĉiuj kunlaborintoj, sen kies helpo ne povintus okazi tia monda aranĝo. Resume pri la ekzamenjaro 2022: estis eldonitaj entute 187 atestiloj, al kandidatoj el 35 landoj. Fine de 2022, post 13-jara funkciado ni havas 2650 KER-sukcesintojn. Gratulojn al ĉiuj ekzamenitoj kaj iliaj helpintoj (instruistoj kaj geonkloj de Ekparolu!) kaj koran dankon al la C2-teamo, al la sponsoroj, al la KER-laborgrupo de la Akademio de Esperanto kaj al la ekzamenintaj kolegoj. La sekva eblo ekzameniĝi okazos RETE en tri semajnfinoj en junio, kaj ĉeeste dum UK en Torino. Vidu la koncernajn komunikaĵon kaj aliĝilojn ĉe: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj

Jen la artikolo de Judit MEYER pri la prepariĝo2: Mi ĵus trapasis la KER-ekzamenon je nivelo C2! Mi ege fieras kaj mi volas helpi al aliuloj fari same, do jen blogero kun nepolitika temo. La kapablo starigi oficialajn (agnoskitajn de la Eŭropa Unio) KERekzamenojn estas grava sukceso por Esperantujo. Ĝi montras maturecon de niaj institucioj kaj pruvas la ekziston de homoj, kiuj atingis altegan nivelon en nia lingvo – nia lingvo ne estas nur „ludilo”, kiun oni flankelasas, kiam la konversacio pasas al gravaj temoj, en nia lingvo okazas diskutoj pri sociaj temoj, literaturo kaj tiel plu. Kiam temas pri KER-ekzamenoj por aliaj lingvoj, multaj homoj decidas trapasi la ekzamenojn por akiri atestilon, kiun ili bezonas por laborposteno aŭ por eniro al universitata programo. Aliaj homoj decidas trapasi KER-ekzamenon por havi ian motivigan celon kaj limdaton por sia lernado. Certe esperantistoj ĉefe tial ekzameniĝas, sed ankaŭ ekzistas esperantistoj, kiuj ekzameniĝas pro la kialoj, kiujn mi menciis en la dua alineo, t. e. helpi al la varbado por Esperanto. Ekzamenite mi povas rekomendi tion eĉ pro tria kialo: ĉar mirindas la sperto partopreni en tutmonda ekzamentago, kiam viaj kunuloj troviĝas en Meksiko, Japanio, Rusio, Kolombio, Francio, Koreio kaj tiel plu, kaj vi 2 Fonto de la artikolo: https://komprenemo.wordpress.com/2022/12/15/kielpreparigi-por-ker-ekzameno/

IPR 2023/123

— página 24 del PDF —

samtempe faras la saman aferon. Por mi, la decido trapasi la KERekzamenon je nivelo C2 estis ĉefe, ĉar mi malkontentis pri mia nivelo: mi ja flue babiladas pri ĉiutagaĵoj, sed mi ofte rimarkis, ke mankas al mi vortoj por temoj, kiujn mi malpli ofte diskutas en Esperanto, ekz. politiko. Do la ekzameno estis celo kaj limdato por mi kaj mi vere studis por ĝi – por tiu altigo de mia nivelo! Jen kion mi faris: Decidinte pri partopreno en la ekzameno, la unua tasko estas eltrovi kio mankas al vi. En mia kazo, mi certis, ke vortprovizo estas unu el la problemoj, do mi ekstudis ĉi tiun Anki-kartaron, kiu enhavas ĉiujn oficialajn radikojn de nia lingvo (la nomojn de plantospecoj ktp. mi tamen transsaltis). Ĉiuokaze, lingvoekzamenoj (almenaŭ la KER-ekzamenoj por eŭropaj lingvoj) ne nur postulas bonan regadon de la vortprovizo kaj gramatiko, ili ankaŭ atendas, ke vi povu esprimi viajn opiniojn en pli kaj pli rafinita maniero pri pli kaj pli kompleksaj temoj. La KER-retejo enhavas informojn, kiuj temaroj atendas je kiu nivelo. Je la plej alta nivelo, certe vi povu verki publikigeblajn tekstojn pri sociaj problemoj kaj vi povu strukturate prelegi kaj debati pri tiaj temoj. Pri tio mi do komencis ekzerci min. Mi preskaŭ ĉiutage elektis iun hazardan temon, ekzerciĝis farante etan alparolon/ prelegon pri tio, kaj poste lernis la mankantajn esprimojn. Cetere mi ekstarigis ĉi tiun blogon por ekzerciĝi pri skriba produktado. Kaj tradukado kaj kreiva verkado estas bonaj ekzercoj. Tradukado de altnivela teksto kiel tiu de Yanis helpos al vi konstati, kiuj vortoj aŭ esprimoj mankas al vi – dum babilado aŭ kreiva verkado vi verŝajne anstataŭigus la mankantajn vortojn, sed dum tradukado vi devas lerni ilin. Tio kreskigos vin. Mem-verkado de tekstoj helpos al vi formi opiniojn pri temoj, kiuj eble aperos en la ekzameno kaj post kelkaj provoj viaj tekstoj estos multe pli bone strukturitaj kaj verkitaj ol antaŭe. Certe la tago de la ekzameno ne estu la unua fojo, kiam vi verkos publikigeblan tekston pri socia problemo, ĉar tio fiaskus! Krom tio, helpas ankaŭ legado, por vidi kiel aliaj Esperantistoj verkas. Por la nivelo C2, oni atendas la kapablon adapti vian skribmanieron al la okazo, do helpas legi ne nur afiŝojn en Fejsbuko sed ankaŭ artikolojn en revuoj por ĝenerala publiko, sciencajn artikolojn, komentariojn, recenzojn, resumojn, formalajn leterojn kaj tiel plu, por povi imiti la stilon. IPR 2023/124

— página 25 del PDF —

Eksciu vian nivelon kaj prepariĝu. Post ĉirkaŭ duono de mia prepariĝotempo, mi decidis kontroli, ĉu mi trapasus la ekzamenon, kaj se ne, kial (por povi ekzerciĝi ĝuste pri tio). Mi do planis tempoblokon de 3,5 horoj, dum kiu mi povus seninterrompe fari la skriban provekzamenon, kiun Edukado.net afable havigas al la mondo. Mi solvis ĉion en kondiĉoj tute samaj al la reala ekzameno, do sen vortaro, sen helpo de interreto kaj tiel plu. Se vi ne estas studento kaj do ne kutimas ekzameniĝi, la provekzameno povas malkovri al vi solvendajn problemetojn rilate al tia longa ekzamenado:  Kion manĝi kaj trinki dume (kaj antaŭe)  Kiajn korpajn ekzercojn vi povus fari por plibonigi la cirkuladon de sango kaj oksigeno post longa sidado  Kiel malplenigi vian menson, malstreĉiĝi kaj rekoncentriĝi inter la unuopaj taskoj  Kalkuli kiom da tempo vi havos por ĉiu tasko/sekcio Ankaŭ indas provi la aŭskultan provekzamenon. Dum la ekzameno, vi aŭskultos kaj respondos al demandoj pri du mallongaj sondosieroj de 5-10 minutoj kaj poste devos aŭskulti kaj verki resumon de 20-25 minuta prelego. Por tio bezonatas ne nur bona vortprovizo, sed ankaŭ memorkapablo kaj koncentriĝo, kiuj nur malfacile plibonigeblas. Tamen helpas ekzerciĝo – minimume vi tiel lernos kiel efike noti aferojn, tiel ke vi ne bezonos tiom teni en memoro. Fine, ankaŭ zorge tralegu ĉiujn informojn pri la ekzameno, specife tion, kion vi alportu aŭ ne alportu, kaj planu esti tie longe antaŭ la komenco. Se vi (kiel mi) ekzameniĝas interrete, faru multajn teknikajn testojn kaj partoprenu en la preparsesioj, kiujn afable proponas Katalin. Se vi al la ekzameno alvenus hastegante kaj ankoraŭ pensante pri la problemoj, kiujn vi ĵus devis solvi, via menso ne estus en bona stato por trapasi la ekzamenon. Konklude Komence mi ne certis, ĉu mi faru la KER-ekzamenon, ĉar mi ne bezonas pruvi mian nivelon. Tamen nun mi tre ĝojas, ke mi faris ĝin, ĉar mia vortoprovizo kaj mia lingvonivelo multe pliboniĝis. Cetere la tuta sperto estis tiom pozitiva sperto de komunumo, kaj la ekzamenantoj de edukado.net (kaj de la Akademio de Esperanto) estis tiom afablaj kaj helpemaj, ke mi vere rekomendas la sperton al ĉiuj.

IPR 2023/125

— página 26 del PDF —

Instruisto havas la eblon decidi pri la enhavo de multaj ekzercoj de Mireille GROSJEAN Kompreneble, en publika lernejo, la instruisto ricevas lernolibron kaj devas uzi ĝin. Tamen okazas multaj momentoj dum la leciono, kiam la instruisto lanĉas klarigojn aŭ ekzercojn, kaj devas doni ekzemplon. Li aŭ ŝi povas prezenti la komparativon dirante: „Rusio estas pli granda ol Svislando”, aŭ „Karlo estas pli inteligenta ol Julia”, menciante lernantojn en la klaso. Ĉiuj komprenas, ke la dua ekzemplo ne taŭgas, ĉar ĝi difinas kapablon de precizaj lernantoj, tio estas insulto. Pli bone diri: „La gefiloj helpas la patron prepari manĝon” ol diri: „La patrino kuiras supon, dum la patro sidas antaŭ la televidilo”. Tiu lasta frazo oftis en la lernolibroj, tamen nun venas nova vento: pro la fakto, ke edzinoj plej ofte laboras por finance subteni la familion same kiel faras la edzoj, la laboro en la domo (purigado, kuirado, prizorgado de la infanoj) devus esti same tasko por la edzo kiel por la edzino. Tio estas teorio, kaj ofte la praktiko foras… Se la instruisto proponas skemon: -o -as on, li aŭ ŝi povas doni la unuajn frazojn kiel ekzemplojn: la bovino donas lakton – la najbaro helpas alian najbaron – la suno donas varmon. Kiam mi ankoraŭ instruis en publika lernejo, aperis en la uzendaj sonbendoj de la lingva laboratorio: Ruso trinkas vodkon – Germano trinkas bieron – Franco trinkas ruĝan vinon – Japano trinkas sakeon. Tio tre ĝenis min. Tio fortikigas stereotipojn, kaj tia efiko de instruado ne devas okazi, tio ne estas la rolo de la instruado. Male la enhavo de la instruado devas celi respekton, solidarecon, toleremon. Per ĉiuj vektoroj, laŭ ĉiuj vojoj. La instruisto havas tiun eblon preparante frazojn kun tiurilataj enhavoj. Tiel la pensmaniero de ĉiuj iom post iom evoluos. Mi aŭdis de afrika instruisto, ke li uzis dum sia leciono jenan afrikan proverbon: „Por iri al virino, ne forgesu vipon!”. Tio surprizis min, ŝokis min. Laŭ la instruisto tiu frazo devis esti temo por debato. Por debato mi preferus proponi aliajn afrikajn proverbojn: „Kiam elefantoj luktas, herbejo suferas” aŭ „Se vi instruas al viro, vi instruas al unu homo. Kiam vi instruas al virino, vi instruas al tuta vilaĝo” aŭ „Sidanta maljunulo vidas pli for ol staranta junulo.” Ni pensu pri la diraĵo de Nelson Mandela, kiu aperis sur la kovrilpaĝo de IPR de la numero 2015/1 „La plej potenca armilo por plibonigi la mondon estas edukado”. Do ni donu nian plej atentan rigardon kaj niajn plej grandajn klopodojn por krei trafajn ekzercojn kaj pli ĝenerale bonkvalitan instruadon. IPR 2023/126

— página 27 del PDF —

La kapabloj de niaj gelernantoj montri respekton, solidarecon, toleremon, dependas de ni, tute same kiel de la edukado ricevita en la familio. Nian instrukapablon ni povas kreskigi legante Internacian Pedagogian Revuon!

Kiel agadi kun UNESKO? UNESKO La Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (UNESKO), kies sidejo troviĝas en Parizo, konsistas el 193 membro-ŝtatoj, kiuj financas kaj gvidas la organizaĵon kaj ĝiajn agadojn. Ĉiun duan jaron, novembre de neparaj jaroj, la delegitoj de la membro-ŝtatoj kunvenas en la ĝenerala konferenco por decidi pri la gvidlinioj kaj voĉdoni decidojn, kiujn plenumos UNESKO.

Ne-Registaraj Organizoj (NRO) ĉe UNESKO UNESKO kunlaboras kun Ne-Registaraj Organizoj, kiuj per kontrakto pretas IPR 2023/127

— página 28 del PDF —

helpi al UNESKO atingi siajn celojn en unu aŭ pluraj el la statutaj agadkampoj. Je internacia nivelo UNESKO havas oficialajn rilatojn kun pli ol 300 NRO-oj, kiuj rajtas partopreni kiel observantoj en la ĝeneralaj konferencoj de UNESKO. Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas unu el tiuj oficiale agnoskitaj NRO-oj ĉe UNESKO. ILEI ne ĝuas tiun statuson, sed estas ĝenerale invitata ĉeesti pro sia laboro en la kampo de edukado. Ĉiun duan jaron, decembre de paraj jaroj, NRO-oj en oficialaj rilatoj kun UNESKO kunvenas en la Internacia Konferenco de la Ne-Registaraj Organizoj por organizi kunlaboron. UEA partoprenas kiel plenrajta membro kaj ILEI ĝenerale ĉeestas kiel observanto. Dum la konferenco la NRO-oj elektas ligan komitaton, kiu konsistas el prezidanto kaj 10 ceteraj membroj por kunordigi la laboron kaj la rilatojn kun UNESKO. La lasta Internacia Konferenco de Ne-Registaraj Organizoj okazis la 14-1516-an de decembro 2022 ĉe la sidejo de UNESKO en Parizo. La konferenco estis ankaŭ okazo por interrilati kun aliaj NRO-oj, kiuj agadas en la kampo de edukado, scienco kaj kulturo. La duan tagon de la konferenco okazis foireto en la sidejo de UNESKO, kie ĉiu organizaĵo havis la eblecon prezenti siajn projektojn al la aliaj partoprenantoj. UEA kaj ILEI havis komunan budon kaj prezentis siajn projektojn. Agado kun UNESKO je landa nivelo Krom la agado je internacia nivelo, en ĉiu lando ekzistas Landa Komisiono3 de UNESKO starigita kaj funkciigata de la landa registaro. Ĉiu komisiono funkcias diversmaniere laŭ la lando, sed ĝenerale ankaŭ rilatas kun NRO-oj je landa nivelo. Landaj Esperanto-asocioj kaj ILEI-sekcioj estas en taŭga nivelo por rilati kun la UNESKO-komisiono de sia lando kaj organizi agadojn kun landaj filioj de NRO-oj en rilato kun UNESKO kaj/aŭ kun la landa komisiono. Kion fari? Ĉiu ILEI-membro estas invitita serĉi en la listo4 de NRO-oj en rilatoj kun UNESKO tiujn, kiuj agadas en la lando, kun kiuj eblus organizi komunan agadon kaj fari proponon al sia ILEI-sekcio! Bonvolu atenti: la listo indikas la landon, kie troviĝas la internacia sidejo de la organizaĵoj (ekzemple 3

4

https://fr.unesco.org/countries/commissions-nationales https://en.unesco.org/sites/default/files/list\_ngos\_official\_partners\_unesco.pdf

IPR 2023/128

— página 29 del PDF —

Nederlando por UEA), sed multaj agadas internacie kaj havas landajn filiojn aliloke. Estus tre bone, ke ĝis nia kongreso 2023 en Linjano Orsabla, ĉiu ILEI-sekcio kontaktu unu aŭ du NRO-ojn por pridiskuti eblan kunlaboron. Didier JANOT Ĉu vi volas subteni nepagipovajn samideanojn aliĝi al ILEI kaj/aŭ aboni la revuon JUNA AMIKO? Ĉu vi volas helpi nepagipovajn samideanojn aliĝi al ILEI kaj ricevi nian fakan revuon IPR, la organon de la Ligo, tiel subtenante la starigon de fortaj kaj viglaj sekcioj? Ĉu vi ŝatus helpi nepagipovajn lernemulojn tra la mondo malkovri kaj ĝui la tre allogan kaj utilan revuon JUNA AMIKO, la „juvelon” de ILEI? Bonvolu sendi vian kontribuon al la koleghelpa kaso de ILEI pere de nia UEA-konto: ilek-a. Bonvolu klare skribi „subteno al ILEI-membriĝoj” kaj/aŭ „subteno al JA-abonoj” en la priskribo de la pago kaj bonvolu sendi atentigan mesaĝon pri ĝi al Karine Arakeljan, nia kasistino: ilei.kasisto@gmail.com. Se, kiam vi sendas al ILEI la monon, vi aldonas specifan nomon de homo, kiun vi volas helpi per ĝi, tio estos por ni granda helpo kaj ni gardos konfidencon. Koran dankon pro via grava helpo! La estraro de ILEI

El la landoj kaj sekcioj Germanio Memorlibro pri Franz-Georg Rössler, iama redakciano de IPR Kun la titolo „Franz-Georg Rössler (1949–2017). Leben. Werk. Lebenswerk” (Vivo. Laboro. Vivlaboro), la eldonejo Regionalkultur publikigis germanlingvan libron, kiu enhavas artikolojn pri la diversaj aspektoj de la arta laboro de s-ro Rössler. La libro de Daniel Fromme kaj Rita RösslerBuckel estas 180-paĝa, enhavas 150 bildojn, kaj aspektas vere bele. La aŭtoroj estas Eberhard Cherdron (teologo), Franz Dudenhöffer (kolego de Rössler ĉe la gimnazio), Rita Rössler-Buckel (edzino kaj delonga kunulino de Franz-Georg Rössler), Karl Buckel (frato de Rita IPR 2023/129

— página 30 del PDF —

Rössler-Buckel kaj gimnazia instruisto en Ansbach) kaj d-ro Daniel Fromme (estro de la muzikkolekto en la Rejnlando-Palatinata Biblioteko). Franz-Georg Rössler laboris dum multaj jaroj kiel instruisto pri muziko kaj geografio ĉe la Nikolaus-von-Weis-Gymnasium en Speyer. Tiu ĉi antologio prezentas lian ampleksan kulturan laboron: Rössler estis komponisto kaj muzikisto, verkisto kaj tradukisto, bildartisto kaj grafikisto, preleganto kaj esperantisto. La libro konsistas el ses grandaj ĉapitroj. La Lingvo Internacia aperas en ĉiuj ĉapitroj, ja Esperanto estis unu el la centraj karakterizaĵoj de lia vivo. Ĝi aperas en la biografia ĉapitro, kaj same en la ĉapitroj pri liaj muzika kaj belarta agado, en la ĉapitroj pri la ekspozicioj kaj literaturaj verkoj. La lastan, ampleksan ĉapitron verkis lia vidvino, Rita RösslerBuckel, en kiu ŝi prezentas Franciskon kiel esperantiston (iom prezentante ankaŭ la lingvon mem, por ke la legantoj de la libro povu kompreni ankaŭ la fonon de ĉio ĉi). Franz-Georg Rössler lernis Esperanton en 1985, kiam li prunteprenis libreton de Richard Schulz el la ŝtata biblioteko en Mannheim. Fakte li ne volis lerni la lingvon, sed lin allogis la interna ideo kaj la strukturo de la lingvo. Li mem konfesis: „esperantisto mi estis fariĝinta, neintence, hazarde, tamen neeviteble.” Do, li lernis la lingvon, kune kun la edzino, kaj feliĉe, en la sama jaro okazis en Germanio la UK, en kiu ili partoprenis kaj li spertis, ke la lingvo vere funkcias. Ekde tiam, dum ĉ. 30 jaroj, Esperanto apartenis al ilia vivo, kaj – mi povas aldoni – ili apartenis al la mondo de Esperanto. Por la dekjara Esperanto-jubileo li skribis en la libreto Tempo tempesta, ke li ankaŭ estontece ne povos forlasi Esperanton kaj li aldonis „Kiel heliko surdorsan dometon / Esperantujon mi portas kun mi”. Li kune kun Rita partoprenis en Esperanto-renkontiĝoj, UK-oj, instruis Esperanton kaj muzikon, respondecis pri la muzika parto de la eventoj, helpis la komunumon de la katolika E-movado. Ili ofte kune muzikis: Fancisko ludis fortepianon kaj Rita fluton. Li ankaŭ direktis ĥorojn en la UK-oj kaj komponis Esperantlingvajn muzikaĵojn. Krom la muzika arto, la geedzoj havis ankaŭ ĵurnalistan agadon, ambaŭ estis membroj de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Francisko estis regula kunlaboranto ekz. de Monato, Esperanto, Juna Amiko kaj IPR. Li eldonis E-lingvajn librojn, tradukis verkojn kaj verkis originalajn poemojn. En 1992, unu el miaj lernantinoj, gajnante la landan konkurson pri Esperanto, rajtis partopreni en la ILEI-Gimnazio en Bratislavo, kie la geedzoj Rössler instruis ŝin. Poste ili vizitis ŝin en Hungario kaj tiel ili ekkonis Hungarion kaj mi ekkonis ilin. Sekvis multjara kunlaborado, vizitoj, organizado de IPR 2023/130

— página 31 del PDF —

ekspozicioj, eldonado de libroj, kunlaboro en redaktaj laboroj, do, sukcesa agado, kiun interrompis la neatendita forpaso de Francisko. Fine, iom konsole, staru ĉi tie la salutvortoj de la iama urbestro de la urbo Speyer, Werner Schineller, legeblaj komence de la ĵus eldonita libro: „FranzGeorg Rössler estas unu el tiuj homoj, kiujn vi memoras”. József NÉMETH

Japanio Anoj de la Saitama Esperanto-Societo en Japanio legis la novelon „Antimilitisto” de Lusin okaze de la komuna legado en la Tago de la Libro 2022. La elekto de la novelo estas ĝustatempa, ĉar tie kaj ĉi tie tra la mondo homoj militas. Ni sincere diskutis pri la filozofio de Mo-zi t.n. nemilitismo kaj pacifismo. Komuna legado donis al ni bonan okazon pensi pri homoj. „Ne malvenki sen militi” estas nia konkludo. Nia kunsido okazis rete. Sur la ekranfoto nur mi mankis pro malfunkcio de mia kamerao!

ISIKAWA Tieko

Italio La grupo „G. Canuto” de Parma en Italio festis la Zamenhofan Tagon en bela salono de monaĥejo dediĉita al sankta Johano la evangeliisto, kies preĝeja kupolo estis freskita de fama pentristo Correggio (elp.: Korreĝĝo). Ni estis gastoj de Pastro Gustavo Zanoli, prezidanto de nia E-grupo kaj benediktana monaĥo. Ni legis la poeziaĵon „L’ Almozulo”, ĉerpitan el la libro „La stranga butiko” de Raymond Schwartz laŭ invito de ILEI, kiu proponis ĝin por la komuna legado dum la Internacia Tago de la Esperanta Libro 2022. Ĉiu el ni legis strofon, dum oni faris videofilmeton, nun spekteblan en la jutuba kanalo „Esperanto + Edukado ILEI”. Poste ni gustumis pladojn preparitajn de ni mem, klopodante ekspliki la receptojn Esperante. Fine ni tostis per dolĉa IPR 2023/131

— página 32 del PDF —

blanka vino al la nova jaro kaj al la du gravaj kongresoj okazontaj en 2023 en Italio: la U.K. en Torino kaj la ILEI-Kongreso en Linjano Orsabla: malfacile elekti en kiu partopreni5.

Cosetta BERNARDI, vic-prez. de la E-Grupo de Parmo

Serbio Komuna legado en retkurso por komencintoj La propono de ILEI por komuna legado okaze de la Tago de la Esperanta Libro estis akceptita por pliriĉigi la kurson A2 por komencintoj en Serbio. Ni elektis la versaĵon Liriko kaj praktiko de Raymond Schwartz el lia poemaro La Stranga Butiko. La spritaj versoj pri lirika ravo de floroj kreskantaj el larmoj de la poeto, kaj de birdokantoj sonantaj tra liaj sopiroj, kontraste al la pragmata komercista kompreno de la floroj kiel profitpromesa varo kaj de birdoj kiel apetitveka manĝaĵo, stimulis la kursanojn libere esprimi en la studata lingvo siajn observojn kaj komparojn de la du malsamaj perceptoj de la samaj aferoj – la spirita ĉe la poeto, kaj la materialisma ĉe la komercisto. Tiel, en gaja etoso, kelkaj novaj vortoj kaj parolturnoj, kaj grajneto de Esperanta kulturo, pliriĉigis iliajn lingvokonojn kaj esprimkapablon. Radojica PETROVIĈ 5

Redakcia noto: fakte eblas partopreni en ambaŭ, ĉar la UK-2023 okazos ekde la 29 jul.-5 aŭg. kaj la ILEI-Kongreso ekde la 5-12 aŭg.

IPR 2023/132

— página 33 del PDF —

Atestiloj kaj E-kultura programo en Beogrado La Zamenhof-tagon kaj la Tagon de la Esperanta Libro ni festis ankaŭ en la ĉefurbo de Serbio. La 21-an de decembro 2022 je la 13-a horo Serbia Esperanto-Ligo okazigis aranĝon en Beogrado, en Biblioteko „Dr Milan Budimir”. Tiuokaze estis enmanigitaj atestiloj al kursanoj kiuj la 2-an de novembro sukcese trapasis ekzamenon post la plurmonata, reta A-kurso de Esperanto. La kurson gvidis Nedeljka LOŽAJIĆ (Loĵajiĉ), prezidantino de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj), estrarano de Serbia E-Ligo (SEL) kaj membro de ILEI. Dum la programo estis prezentita nova libro de Zlatoje MARTINOV: „Istorija planskih jezika” – „Historio de planlingvoj”, estis sciigitaj la rezultoj de la Literatura Konkurso kaj oni havis eblon aŭskulti poezion kaj kantojn en Esperanto.

La temo de la Literatura Konkurso estis traduki la poemon de la fama poetino Desanka MAKSIMOVIĆ „Sad sam mirna” („Nun mi estas trankvila”) el la serba lingvo al Esperanto. Alvenis entute 5 konkursaĵoj. La ĉefan premion de 12 000 dinaroj – laŭ la decido de kvinmembra faka ĵurio – ricevis Zlatoje MARTINOV pro la plej bona traduko. E-libron kaj diplomon – laŭ la rezulto de reta voĉdonado de esperantistoj – ricevis Živanko NOVAKOV pro sia bonega traduko. Ĉiuj aliaj partoprenantoj ricevis E-libron. La ĉeforganizanto de la evento estis Nedeljka LOŽAJIĆ. Al la programo kontribuis, interalie, Jovan ZARKOVIĆ – prezidanto de SEL (Serbia IPR 2023/133

— página 34 del PDF —

Esperanto-Ligo), E-kursaninoj Danijela PETROVIĆ (piano, E-poemo) kaj Dragana DUČIĆ (E-poemo) kaj Miomirka KOVAČEVIĆ (E-poemo). En la evento partoprenis dek ses personoj. Aranka LASLO

Nova membro-administranto de ILEI En la 10-a de decembro 2022 okazis Komitatkunsido de ILEI, unu el kies tagorderoj estis „Elekto de la nova membro-administranto de ILEI (propono de la Estraro: inĝeniero Hamzeh Shafiee).” Dum la diskutoj pri tio, Alessandra Madella, vic-prezidanto de ILEI, i.a. klarigis, ke ekde 2013 ĝis la fino de 2022 por tio laboris Sebastian Cyprych. Ŝi kaj pluraj aliaj ĉeestantoj, i.a. Mireille Grosjean kaj Ahmad Mamduhi, dankis lin pro lia sindonema laborado dum la jaroj. Post sufiĉe multaj paroloj kaj diskutoj pri tio, inĝ. Hamzeh Shafiee estis unuanime elektita kiel la nova membro-administranto de ILEI. Li i.a. estis la iniciatinto kaj ĉefmotoro de IrEK-oj (Iranaj Esperanto-Kongresoj) kaj delonge estas ĉefredaktoro de la tri-monata Esperanto-revuo de Irano, nomata „Irana Esperantisto” (ĉiuj ĝiaj numeroj ekde aŭgusto 2002 elŝuteblas libere el: https://www.espero.ir/eo/revuo-e/). Li de multaj jaroj estas prizorganto de IrEA-retejo, en kiu li i.a. estigis ampleksan paĝon por okazigo de VEKI-3 (https://www.espero.ir/eo/veki-3/), kie eblis aliĝi, vidi aliĝintojn kaj la programon kune kun biografietoj de la prelegantoj kaj la priskriboj de ĉiuj prelegoj. Nun, vi povas spekti registraĵon de ĉiu prelego per simpla klako sur ĝia titolo. Jen lia biografieto, kiun li skribis responde al la peto de Ahmad Mamduhi: „Mia nomo estas Hamzeh Shafiee (elp. Hamze Ŝafii), mi estas irana esperantisto kaj inĝeniero pri telekomunikado, kiu naskiĝis en 1966 en Naĝafabad, urbeto proksime al Esfahano, tamen ekde mia 2-jaraĝo, la tuta familio ekloĝis en Tehrano. Nun mi estas 56-jaraĝa emerito multtempe laboranta por Esperanto ĉu kadre de IrEA (Irana Esperanto-Asocio) ĉu kadre de IrLEI (irana sekcio de ILEI). Mi lernis E-on aŭtodidakte en 1984 pere de mem-lernolibroj. Dek jarojn post tio, mi unuafoje vojaĝis eksterlanden, partoprenante en la 1994-a UK-o en IPR 2023/134

— página 35 del PDF —

Koreio. Samtempe, mi partoprenis ankaŭ en ILEI-Konferenco tie kaj pasigis dum tio kelkajn kursojn kaj ekzamenojn. Mi gajnis atestilojn de la A- kaj BSeminarioj por Eduko de Cseh-Metodaj Instruistoj de la Lingvo E-o kaj ankaŭ atestilon de La Elementa Ekzameno de ILEI/UEA. En la postaj jaroj, mi partoprenis en kelkaj aliaj kongresoj kaj gvidis kelkajn Esp-kursojn. Dum mia profesia laboro, mi estis respondeculo pri inĝenierado kaj planado de inter-urbaj kaj internaciaj telefon-centraloj. Laŭ la progreso de teknologio, mi okupiĝis pri datum-centroj kaj datum-ekipaĵoj. Parto de mia laboro rilatis al manipulado de datumbazoj kaj utiligado de ili en mia profesio. Kaj sube vi vidas mian koncizan biografion en kronologia ordo: – 1966: La 28-an de aŭgusto mi naskiĝis en malgranda urbo Naĝafabad proksime al Esfahano. – 1968: La tuta familio translokiĝis al Tehrano. – 1984: Mi ricevis diplomon en elektrotekniko. En la sama jaro, mi sukcesis pasigi universitat-ekzamenon kaj eniris teknikan kolegion en Tehrano. – 1987: Mi ricevis post-diplomon en elektroniko. Dum someraj ferioj de 1975 ĝis 1984 mi laboris en multaj terenoj, plejmulte teknikaj. – 1988: Mi sukcesis en universitataj enir-ekzamenoj por daŭrigi mian studadon pri elektroniko kaj samtempe mi sukcesis studi kurson pri la anglatraduko. – 1988: Mi laboris en elektronika muntoĉeno kaj telefon-fabrika kompanio. – 1989: Mi dungiĝis en la Telekomunika Kompanio de Irano kiel teknikisto. – 1989~2019: Dum tridek jaroj, apud mia profesia vivo, mi trapasis multajn teknikajn kaj sciencajn kursojn pri telekomunikado, komputilo kaj la angla lingvo. Mi povis daŭrigi la studadon ĝis licencio en telekomuniko, kiam mi estis laboranta. Samtempe mi okupiĝis pri la Esperanto-movado en Irano. – 2019: Mi emeritiĝis kaj ekde tiam povis dediĉi pli da tempo al la movado.”

INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez., dumtempe pluservanta ĝis la venonta elekto) Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Simon Smits, Nvard Manveljan. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill.

IPR 2023/135

— página 36 del PDF —

Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Kristin Tytgat, Vicente ManzanoArrondo, Radojica Petrović, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 15) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983. Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la retpaĝon de UEA. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Fernando Pita. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Albert Stalin Garrido. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Ahmad Reza Mamduhi. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): prez. Nedeljka Ložajić, nedeljkalozajic@gmail.com. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj) UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Alessandra Madella, a.madella@tiscali.it, Didier Janot, didier.janot@gmail.com, Emmanuel Desbrières kaj Maximiliano Garcia. kaj aliaj Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 25 € en A-landoj kaj 12,50 € en B-landoj, kun ricevo de 4 paperaj kaj bitaj numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj kaj 6,25 € por la B-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera (kune kun la bita) kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA bita kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Lando-kategorioj: B-landoj: iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj

IPR 2023/136

— página 37 del PDF —

Korea Resp.), Afriko, Ameriko (escepte de Usono kaj Kanado), Kiribati, PapuoNov-Gvineo, Solomonoj, Vanuatu en Oceanio. A-landoj: ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, ilei.kasisto@gmail.com. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de via sekciestro aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la sekciestro alvenos al ILEI kune kun tiuj de la aliaj membroj de la sekcio. Vi jam estos en la sekcia listo kaj ne devos mem sendi la aliĝ- aŭ la abonformularon. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Se vi ne mem posedas UEA-konton, por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Se vi ne estas en la sekcia listo, bonvolu mem sendi la aliĝaŭ la abon-formularon (aliĝilo: https://www.ilei.info/Aligxilo.pdf; abon-formularo por Juna Amiko: https://www.ilei.info/Juna\_Amiko.pdf). Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al la ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 30 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub la numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Torhoutsesteenweg 453/0003, BE-8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE: Olena Poshivana, olenaposivana@gmail.com. Redaktora noto: la ĝisnuna, limigita retejo de IPR (https://www.ilei.info/ipr/) baldaŭ ĉesos funkcii. Anstataŭ ĝi ni kreis pli ampleksan arkivon ene de la retejo de ILEI. Ĝia aktuala adreso estas https://www.ilei.info/revuoj/ipr-arkivo.php. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de januaro 2023, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aprilo 2023.

IPR 2023/137

— página 38 del PDF —

SEKCIOJ DE ILEI Albanio: Bardhyl SELIMI, Rruga Fortuzi, nd.9, h.1, ap. 3, AL-1016 Tirana, bselimi@gmail.com Armenio: Lida ELBAKJAN, Moldovakan 26/2, kv.52, AM-375062 Erevan, lidaelb@yahoo.com Barato: Arikapalli Giridhar RAO, Azim Premji University, Survey No. 66, Burugunte Village, Bikkanahalli Main Road, Sarjapura, Bengaluru 562125, India, rao.giridhar@apu.edu.in Belgio: Marc CUFFEZ, Torhoutsesteenweg 453/0003, BE-8400 Oostende, flandrio@hotmail.be Brazilo: Aristophio Andrade ALVES FILHo, Rua B-55, N° 85, Conj. B. Bentes 1, Q. B-55, Benedito Bentes, Maceió, AL, Brasil, BR-57085-748, esperantomaceio@yahoo.com.br Bulgario: Mariana EVLOGIEVA (komitatano), ileibg@espereto.com Burundo: Gilbert NDIHOKUBWAYO, BP 7072 Buĵumburo, gigi.kadi@gmail.com Ĉinio: WEI Yubin „Jado” Baiyangshujie Xiaoxue, Taiyuan Shanxi, CN-030003, ilei_cxinio@163.com Danio: Pia WETTERGREN, Wettergren, Kastanjens Kvt 9 C, DK-2620 Albertslund, frupiawettergren@gmail.com Francio: Didier JANOT, 3 rue Élisa Lemonnier, FR-75012 Paris, didier.janot@gmail.com, https://eventaservo.org/o/ILEI-Francio Hungario: József NÉMETH, Fő u. 41/5, HU-8531 Ihász, jozefo.nemeth@gmail.com Germanio: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, zsofia.korody@esperanto.de Indonezio: Ilia Sumilfia DEWI, Perumahaan, Pejuang, Pratama, Blok L, no. 11, RT/RW 003/006, ID-Bekasi, Jawa Barat, ilia.dewi@gmail.com Irano: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9 K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. Farid-Afshar, Kh. Vahid Dastgerdi, IR-19166-13514 Tehran, mamduhi@gmail.com Italio: Luigia OBERRAUCH MADELLA, via Prampolini 8, IT-43122 Parma, esperoenparmo2020@yahoo.com Japanio: ISIKAWA Tieko, Tate 2-4-4-304, JP-353-0006 Siki-si, Saitama-ken, tiekosanjo_103@bj8.so-net.ne.jp Kongo DR: Kongo DR: Florent NTOTO, B.P. 1897 KINSHASA I, Kongo DR, flontoto@gmail.com Korea Resp.: CHO Weonseok, vivanta58@hanmail.net Kroatio/KEL: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, mjerkovic@net.hr Kroatio/KEU: Svijetlana AKIK, Franje Malnara 52, HR-10000 Zagreb, ilei@hes-keu.hr Mongolio: Khorloo TSERENDEJID, MN- Ulaanbaatar bayangol district, khoroo 24, 42-1-62, tserendjd@yahoo.com Nederlando: Robert MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, moerbeekr@gmail.com Pollando: Magdalena TATARA, ul. Grzegórzecka 74/4, PL-31-559 Kraków, mtatara@gmail.com Rumanio: Mihai TRIFOI, Str. Principală, Bl.1 Ap.3, RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, mihaitrifoi@yahoo.com Rusio: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, lena_espero@mail.ru Senegalo: Lafi Charles DIATTA, BP 17935 Dakar-Liberté/Dakar, laficharlesd@gmail.com Serbio: Aranka LASLO, Imotska 34. RS-24000 Subotica, laslo.az@gmail.com

IPR 2023/138

— página 39 del PDF —

Svedio: Sten SVENONIUS, Vendelsfridsgatan 4 c, SE 21764 MALMÖ, ilei-se@outlook.com Svislando: Mireille GROSJEAN (komitatano), mirejo.mireille@gmail.com Tanzanio: Mulele Samwel MBASSA, Box 25, Bunda – Tanzanio. Poŝtel: +255786 819 767, +255758 176 722, mulelembassa@gmail.com Togolando: KOFFI GBEGLO, 07 BP. 13169 Lome 07, Lomé- TOGO, esp.togo@gmail.com Ukrainio: Nina DANYLYUK, pr. Sobornosti, 32, Log. 108 UA-43026 U. Lucjk, nina_daniljuk@ukr.net Usono kaj Kanado: William B. HARRIS, 4 Edgecomb Ct, Portland ME 04013 USA, wb_harris@hotmail.com

REPREZENTANTOJ Aŭstralio / Nov-Zelando: Penelope VOS, 50 Victoria St, Cooma, NSW, Australia, penny@mondeto.com Britio: Renato CORSETTI, 22, St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo, renato.corsetti@gmx.com Finnlando: Sylvia HÄMÄLÄINEN, F.E. Sillanpään katu 2 C 46, FI-33230 Tampere, sylvia.h@kolumbus.fi Ganao: Alfred Kobina ARTHUR, P.O. Box CT 7432, Cantonments, GH-Accra, ctrcgh@gmail.com Hispanio: Luis Eduardo BERDOR REMON, Pablo Iglesias 41, 4 B, ES-50018 Zaragoza, eduardo.berdor@gmail.com Pakistano: Adeel Mahmood BUTT, Ward No. 11, near M.C. High School, PK-39100 Nankana Sahib, interlingvisto@gmail.com Slovenio: Peter GRBEC, Sv. Peter 142, SI-6333 Sv. Peter, peter.grbec@gmail.com Tajvano: Reza KHEIRKHAH, Chung Ching Road, No. 105, TW-Pingtung city, 900-73, rezamenhof@yahoo.com Vjetnamio: Hoan Thi TRAN, Xom 11 – Yen Loc – Kim Son, VN-430000 Ninh Bính, hoantran37@gmail.com

KONTAKTPERSONOJ Aŭstrio: Walter KLAG, Vieno, esperanto@chello.at Israelo: Luiza CAROL, str. Bnei Binyamin 53, apt 12, Netanya IL-4201997, luizacarol1947@gmail.com Kostariko: Hugo MORA POLTRONIERI, Apartado 4981, CR-1000 San José, tikoguau@gmail.com Litovio: Gražina OPULSKIENĖ, Obuoliuko 42, Mažeikiai LT-89312, grazopul@yahoo.com Norvegio: Douglas DRAPER Esperanto, Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo, oficejo@esperanto.no Portugalio: Luna M. SILVA, luna@esperanto.pt Uzbekio: Anatolij IONESOV, P.O. Box 76, UZ-140100 Samarkand, imps86@yahoo.com Venezuelo: Asociación Venezolana de E-o, Jezer DORANTE, Apartado postal 47675, Caracas 1041-A, VE, jezerdorante@gmail.com Zimbabvo: Benjamin Asende KABWE, Tongogara Post office. P.O. Box 228, Chipinge, Manicaland, Zimbabwe, benjaminkas52@gmail.com

IPR 2023/139

IPR 2023/2

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 53 – trimonata

2023/2 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Ahmad Reza Mamduhi Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: A.A. Alves Filho Ĵenja Amis Nina Danylyuk Alessio Giordano Vjaĉeslav Ivanov Didier Janot Kimura Goro Christoph Ivano Kossey Katalin Kováts Stefan MacGill Alessandra Madella Reza Mamduhi Stano Marček Radojica Petroviĉ Josip Pleadin Cesco Reale Penelope Vos Mihai Trifoi Kristin Tytgat

— página 2 del PDF —

ENHAVO Enkonduko (Ahmad Reza MAMDUHI) ………………………………………………… 3 Superrigardo pri inkluziva lingvaĵo (Cesco REALE, Alessio GIORDANO) … 4 KIMURA Goro Christoph: Lingva higieno kaj Esperanto ……………………….. 8 Ivano KOSSEY: Lernmetoda komplekso por instruado de E-o en lernejoj .. 9 Teatraĵo „1910”: por instruistoj kaj lernantoj!: (Ĵ. AMIS, A. MADELLA) . 12 Kursoj en Senegalo (Vjaĉeslav IVANOV) …………………………………………… 15 El la landoj kaj sekcioj (AU, BR, BE, CN, HR, RO, NL, RS, UA) ……….. 19 Alessandra MADELLA: Alice Vanderbilt Morris kaj IALA ……………………. 28 Penelope VOS: Instruu Esperanton al Via Infano, per Mil Unuaj Vortoj . 31 Didier JANOT: Eventa Servo …………………………………………………………….. 33 Novaĵoj (Katalin KOVÁTS, Stano MARČEK, Stefan MACGILL) …………….. 34 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ……………………………………………….. 36

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9, K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. Farid-Afshar, Kh.Vahid Dastgerdi, Tehran-1916613514, Irano. Tel. +98 9122115419 (Telegram, WhatsApp). <mamduhi@gmail.com>. Universitata agado, ekstera komunikado kaj varbado, observanto kaj komitatano A ĉe UEA. Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. +7 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Estrarano pri financoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio. ilei.kasisto@gmail.com (financoj). Tel.+374 55 279906 (Viber, WhatsApp), <karinko_arm@mail.ru>. Ekzamenoj. Vic-prezidanto: Alessandra MADELLA, via Prampolini 8, IT-43122 Parma, Italio, Tel. +39 0521 785582, <a.madella@tiscali.it>. Lerneja, universitata, scienca, landa kaj regiona agadoj (Orienta Azio), ekstera komunikado kaj varbado. Estrarano pri kongresoj: Laura BRAZZABENI, via San Filippo 52, IT-58031 Arcidosso (GR), Italio. <laura.brazzabeni@gmail.com>. Tel. +39 3286461063 (WhatsApp). Lerneja agado. Estrarano: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel. +385 981771741. <mjerkovic@net.hr>. Lerneja kaj landa agadoj. Estrarano: Fernando PITA, Estr. Cel. Vieira 134, bl 3, ap 402; Irajá; Rio-de-Ĵanejro cep 21220-310, Brazilo. <magisterpita@gmail.com>. Tel. +55 21 98863-3854 (Telegram,WhatsApp). IPR, universitata kaj scienca agadoj, observanto ĉe TEJO. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Tel. +381 64 8525321 (Viber, WhatsApp, Telegram). Eduk-projektoj, universitata agado, instrukapabligado.

IPR 2023/22

— página 3 del PDF —

Scienca Komitato

Enkonduko

Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet

Karaj legantoj, Laŭ mi ege fierindas, ke nia revuo estigas diskutojn kaj diskursojn ĉu ILEI-skale, ĉu pli vaste. Bona ekzemplo estas Lingva Higieno, pri kio prelegis prof F. A. Pennacchietti en VEKI-3, kaj al kies graveco mi aludis en antaŭa numero de IPR, kaj ĉi-numere ni legas reagon de d-ro Kimura Goro Christoph pri tio. Alia fierindaĵo por ni estas okazigo de la ILEI-Forumoj pri la aprobita Laborplano (vd. ĉe www.ilei.info/instancoj/GrupigitaLaborplano-de-ILEI.pdf), pri kiu vi legis en IPR 2023/1. La unua tia Forumo okazis la 14-an de aprilo 2023 pri la Grupo 5 de la laborplaneroj, kiu temis pri Informado kaj Instruado de E-o. Mi invitas ĉiujn vin partopreni en la postaj tiaj Forumoj, kiuj okazos en la dua vendredo de ĉiu monato ekde la 16:30-18:00 UTC (Zoom-ligilo: https://us02web.zoom.us/j/84640151378, nur se demandite: kunven-identigilo estas 84640151378, kaj pasvorto estas esperanto). En tiu ĉi numero rilate al instrumetodoj kaj instruiloj por lernigi nian lingvon, vi povas legi tre diversajn alirojn, ekz-e tiujn de Ivano Kossey (p.9) kaj Ĵenja Amis (p.12). Se vi deziras vidi kiom sukcese adaptiĝiva kaj fleksebla povas esti instruisto, vi povas legi pri tre interesaj spertoj de Vjaĉeslav Ivanov en Senegalo, Afriko (p.15). Kaj se vi scipovas la anglan kaj deziras lerni E-on kune kun infano, Penelope Vos prezentas novan verkon, kiu tion ebligas utligante la faman libron Mil Unuaj Vortoj (p.31). Didier Janot prezentas kiel krei retpaĝon por via sekcio en la Eventa Servo https://eventaservo.org/ (p.33). Bonan legadon! Ahmad Reza MAMDUHI

1

AdE – Akademio de Esperanto

Sur la titolpaĝo: Signifo de la ikonoj: „Lingvo sengenra” (vd. la artikolon sur p. 4) Sur la dorskovrilo: Teatraĵo „1910”: por instruistoj kaj lernantoj – fotoj de Tamara Koziej kaj Brian Moon (vd. la artikolon sur p. 12)

IPR 2023/23

— página 4 del PDF —

Superrigardo pri inkluziva lingvaĵo Intervjuo al Cesco REALE de Alessio GIORDANO (Universitata Instituto IUSS Pavia) Resumo: Ĉi tiu intervjuo raportas pri la alpreno kaj la disvastiĝo de inkluzivaj lingvaj formoj. Ĉar la tendenco ŝajnas montri ke, en lingvoj kie la debato estas viva, nova inkluziva lingva formo ekfiksiĝas aŭ ekfiksiĝos, Cesco Reale proponas klarigon pri la nuna situacio ĉe kelkaj lingvoj ne nur eŭropaj. La estonteco de tiu nova lingvaĵo dependas ne nur de socikulturaj cirkonstancoj, sed ankaŭ de pure lingvaj faktoroj: en iuj lingvoj (hispana, sveda, Esperanto k.a.) ekzistas solvoj fonetike kaj morfologie sufiĉe bonaj, nome pli facile akcepteblaj, dum en aliaj (franca, itala k.a.) la serĉado estos ankoraŭ longa. Tiu ĉi intervjuo unue aperis itallingve en Il Chiasmo, reta magazino de Itala Enciklopedio Treccani, en 2021 (ligilo). Ĝi estis tradukita kaj parte adaptita por la novaj legantoj. Bildo: Bildo de KomunIKON – Senpaga por nekomerca uzo

Ŝlosilvortoj: genro, inkludo, lingvo, gramatiko Alessio Giordano estas italdevena publicisto kaj esploristo. Redaktoro de Il Chiasmo, magazino de Itala Enciklopedio Treccani, kaj vicĉefredaktoro de Literatura Foiro, oficiala organo de Esperanta PEN-Centro, kun interesoj kuplitaj ĉefe al la lingvaj minoritatoj kaj al kaŭkazologio. IPR 2023/24

— página 5 del PDF —

Cesco Reale estas membro de la Monda Asocio de Poliglotoj, kunorganizanto de la Universala Kongreso de Poliglotoj, kreinto de la Festivalo de Lingvoj „Limbas”, reprezentanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj de Universala EsperantoAsocio kaj kreinto de IKON, lingvo de ikonoj/Emoĝioj. Li organizis debaton pri genraj aferoj inter lingvoj ĉe la Monda Kongreso de Poliglotoj 2021.

Klarigoj pri kernaj konceptoj Biologia sekso: ĝi dependas de kromosomoj kaj de duarangaj fenotipaj trajtoj (ekz. hormonoj, seksorganoj, gonadoj ktp). Anne Fausto-Sterling, en sia artikolo „La kvin seksoj” (1994), rekonas la ekziston de almenaŭ kvin eblecoj: vira, ina, hermafrodita, mermafrodita, fermafrodita. Pro tio leviĝis la demando pri la interseksaj rajtoj, nome pri la socia agnosko de homoj kies kromosoma kaj fenotipa karakterizoj ne respondas al la tipaj vira kaj ina. Genra rolo: ĝi estas la ekstera manifestiĝo de la atribuita genro laŭ la sociaj konvencioj. Oni rimarku ke kelkaj aŭtoroj uzas la nocion „genra esprimiĝo” por indiki la genran rolon, tiel difinante ĉi-lastan kiel la aron da kondutaj normoj de iu specifa genro. Genra identeco: ĝi estas la konscio aparteni al rekonebla socia kategorio. Socia genro: ĝi estas la rezulto de la rilato inter la genra rolo kaj la genra identeco. Gramatika genro: kiel la gramatika kazo kaj la gramatika nombro, ĝi estas gramatika kategorio. Ne ĉiuj lingvoj havas gramatikan genron; Esperanto estas kazo tia. Krom esceptaj klasoj da vortoj, kiel „viro, masklo, patro ktp” kaj „muzo, nimfo, damo ktp”, kiuj prezentas intrinsekan (t.e. esence intiman) genran informon, Esperantaj vortoj estas sengenraj. Spuroj de gramatika genro troviĝas ĉe la 3a singulara persono (li, ŝi) kaj ĉe kelkaj afiksoj (-in-, ge-). Seksa orientiĝo: emocia, romantika, korpa allogo al alia homo, ĝi povas dependi kaj de seksaj karakterizoj kaj de genraj roloj. Ekzemploj de seksa orientiĝo estas: aliseksema (aŭ heteroseksa), samseksema, ambaŭseksema (aŭ duseksa) kaj aliaj. IPR 2023/25

— página 6 del PDF —

Sengenra: leksemo ne havanta gramatikan genron. Neduumulo (aŭ nebinarulo): persono kies genra identeco estas nek strikte vira nek strikte ina. Alessio Giordano: Kara Cesco Reale, dankon pro via konsento partopreni en ĉi tiu intervjuo. La bezono uzi inkluzivajn lingvajn formojn leviĝis en pluraj medioj. De kie venas ĉi tiuj bezonoj kaj sur kio ili baziĝas? Cesco Reale: Estas almenaŭ tri situacioj kiuj generas ĉi tiujn bezonojn de inkluzivaj formoj en pluraj lingvoj. Koncerne la unuan situacion, konsideru du ekzemplojn. La unua ekzemplo koncernas neduumulojn (ankaû nomataj nebinarulojn), t.e. tiuj, kiuj identiĝas nek kiel viro nek kiel virino. Nu, ĉi tiuj homoj povas senti grandan malkomforton en la itala kaj dirante sono andato (= „mi iris”, vira formo) kaj dirante sono andata (= „mi iris”, ina formo), ĉar ili ne identiĝas kiel viroj aŭ virinoj; tio instigis parton de la neduumula komunumo serĉi alternativajn formojn por sin esprimi. La dua ekzemplo validas por iu ajn: se oni volas eviti indiki la genron de homo (ekzemple ĉar oni ne certas ĉu uzi viran aŭ inan, kaj oni volas eviti embarason), tio estas tre malfacila, ĉar normale la genro ĉiam estas esprimata en lingvoj kiaj la itala, kaj ne esprimi ĝin estas afero nekutima, se ne entute neebla. Povas okazi, ke, parolante kun homo (precipe en tre juna aĝo), oni povas havi dubojn pri tio, kio estas ties socia genro. Ekzemple, la koncerna persono povus havi klaran inan genran identecon, kaj se la vira estas uzata, ŝi povus senti sin tre ĉagrenita. Ĉi tiu unua situacio, montrita en la du ekzemploj ĵus priskribitaj, povas esti difinita kiel duumula elektodevigo. La dua situacio estas tiu, en kiu la singularo vira estas uzata en kazoj, en kiuj la persono ne apartenas nepre al la vira genro. Ĉi tie denove ni vidas du ekzemplojn. La unua rilatas al la ebleco priparoli homon kies socia genro estas nekonata: Se iu venos, alportu lin al mi. La vira gramatika genro povas esti etendita kaj al nedifinitaj personoj („iu”) kaj al difinitaj personoj („la nova kolego, ĵus dungita”, pri kiu la parolanto ankoraŭ nenion scias). La dua ekzemplo, multe pli diskutata, rilatas al la kazo de roloj kaj profesioj, por kiuj la vira estas uzata eĉ kiam oni scias, ke tiu persono estas ingenra: IPR 2023/26

— página 7 del PDF —

sindaco (urbestro) aŭ sindaca (urbestrino)? chirurgo (kirurgo) aŭ chirurga (kirurgino)? El lingva vidpunkto (precipe morfologia) ofte ne estas problemo ŝanĝi la substantivon al la ina formo, tamen multaj homoj pro kutimo aŭ pro aliaj kialoj (ĉi tie ne diskutotaj) preferas ne fari tion. Ĉi tiu dua situacio estas difinita kiel virgenra singularo etendita. La tria situacio similas al la dua, sed koncernas la pluralon: por grupo da homoj de nekonata genro aŭ de miksa genro (ne ĉiuj viroj kaj ne ĉiuj virinoj) oni normale uzas la virgenran formon: tutti quelli (ĉiuj kiuj)…, gli italiani (la italoj) ktp. Ĉi tiu tria situacio estas difinita kiel virgenra pluralo etendita. AG: Ĉu ĉi tiuj lingvaj uzoj implicas kaj reflektas ankaŭ aspektojn de alia tipo, ekzemple, psikologiajn kaj kulturajn? Aŭ ĉu ili devas esti rigardataj kiel faktoj pure gramatikaj sen ajna rilato al la socia sfero? CR: Fakte, multaj homoj konsideras la lastajn du situaciojn (la vira genro etendita) kiel sensignifaj se ni konsideras la sociajn implicojn, kiujn ili havus. Tamen iuj studoj montris la influon de ĉi tiuj problemoj sur la mensaj reprezentadoj de tiuj, kiuj uzas ilin. (Ĉi-sekve, mi uzos la vorton „formo” por indiki la gramatikan genron, opozicie al la socia genro). Ekzemple, franca studo de 2017 (Lévy et al., L’écriture inclusive. La population française connaît-elle l’écriture inclusive ? Quelle opinion en a-telle ?) raportas la interesajn rezultojn de intervjuo kun specimeno de 1 000 homoj (reprezento de la plenkreska franca loĝantaro); tri subgrupoj estis petitaj (en la franca) citi respektive deux écrivains célèbres („du famaj verkistoj” laŭ la etendita virgenra formo), deux écrivains et écrivaines célèbres („du famaj verkistoj kaj verkistinoj” laŭ la duobla formo) kaj deux personnes célèbres pour leurs écrits („du personoj famaj pro siaj verkoj” laŭ nedifinita formo). La saman demandon oni levis ankaŭ pri televidĵurnalistoj kaj olimpikaj ĉampionoj. Kompare kun la etendita virgenra formo, la averaĝa nombro da virinoj cititaj en respondo al demandoj kun duobla formo aŭ nedifinita formo demandoj pliiĝis je 46%, tiel montrante ke la etendita virgenra formo pensigas pri la ina genro multe malpli ol la duobla formo aŭ la nedifinita formo. Tiu ĉi problemo ankaŭ alprenas monigeblajn implicojn en la kazo de dungaj anoncoj: tradukistino private komunikis al mi, ekzemple, ke ŝi ricevas multe pli da laborproponoj en LinkedIn ĉar ŝi aldonis la vorton „tradukisto” (krom „tradukistino”) al sia profilo, ĉar la plejmulto de la klientoj kutimas serĉi per viraj vortoj. (daŭrigota en la numero IPR 2023/3) IPR 2023/27

— página 8 del PDF —

Lingva higieno kaj Esperanto KIMURA Goro Christoph (Japanio) En la tria Virtuala Esperanto-Kongreso de ILEI (VEKI3), la 29-an de julio 2022, prof. Fabrizio Angelo Pennacchietti faris interesan prelegon pri Esperanto: valora instrumento por ‘lingva higieno’ (videbla ĉe https://www.youtube.com/watch?v=Ye9TGzhyxSo, 29 minutojn post la komenco ekas lia 15-minuta prelego). En socilingvistiko, simila nocio estas konata de la angla lingvisto Deborah Cameron, kiu atentigis al la fakto, ke homoj ne nur parolas lingvon, sed ankaŭ komentas pri lingvoj. Ŝi skribas, ke ŝi neniam trovis homon, kiu ne havas kredojn, ke lingvaĵo povas esti „ĝusta” aŭ „malĝusta”, „bona” aŭ „malbona”, pli-malpli „eleganta” aŭ „efika” aŭ „taŭga”. Tiajn prilingvajn sintenojn aperantajn kiel komentoj ŝi nomas angle verbal hygiene (Cameron 1995). Ĉar ne temas pri verboj sed pri lingvo ĝenerale, oni povus traduki tion kiel „prilingva higieno”. Laŭ Cameron, tiaj prilingvaj aktivaĵoj estas tiel esencaj je lingvouzo kiel vokaloj por fonetika strukturo. Surbaze de tiu penso, ŝi kritikas la sintenon ofte videblan en socio kaj lingvistiko, ke lingvo estas „natura” fenomeno kaj lingvoj evoluas nature. Tia lingvorigardo „misprezentas kaj mistifikas nian rilaton kun lingvo kaj la gradon de nia respondeco por formi lingvon” (p. 215, traduko KGC, ankaŭ sekve). „Fakte ni konstante intervenas en lingvo, ĉu subtene al tio, kion ni perceptas kiel nunan staton aŭ cele al io alia” (samloke). Tiu koncepto de Cameron povas kontribui por rigardi planlingvojn, kiu baziĝas sur intenca interveno, ne kiel strangajn kaj nenaturajn fenomenojn, sed kiel kazojn de evidenta „prilingva higieno”. Do, ankaŭ interlingvistiko, kiu okupiĝas pri tiaj fenomenoj, trovas taŭgan lokon en lingvoteorio laŭ tiu koncepto (Kimura 2001). Kaj fakte ŝi mencias Esperanton en sia libro kiel rimarkindan ekzemplon de la aserto, ke homoj povas interveni en lingvon (Cameron 1995, p. 18). Sed bedaŭrinde ŝi tute misprezentas la motivon de Esperanto. Ŝi kontrastigas du respondojn al lingva diverseco: Esperanton kiel perfektigon (unuecigo) de lingva sistemo kaj strebojn al lingvaj rajtoj de lingvaj malplimultoj (p.29).

IPR 2023/28

— página 9 del PDF —

Yoshida Naoko korektis en sia magistriĝa tezo skribita en la angla lingvo (Yoshida 1997) la eraron de Cameron kaj surbaze de analizo de tekstoj el la Esperanto-movado montris, ke la Esperanto-movado, kiu strebas al lingva justeco, ne kontraŭas kaj fakte, tute male, kunhavas la saman celon kiel movadoj por lingvaj rajtoj. Ŝi konkludas, ke la Esperanto-movado kiel kolektiva aktivado por interveni en la regantan „lingvoimperiisman” lingvan kaj komunikan ordon havas gravan ekzistosencon por la ĝenerala socio pro tio, ke ĝi atentigas al la graveco de la lingva egaleco. Estus interese kompari tiun difinon kaj koncepton de prilingva higieno kun tiu, kiun prof. Pennacchietti prezentis, por daŭrigi la diskuton pri tio, kiamaniere kompreni la signifon de Esperanto en la hodiaŭa mondo teorie kaj praktike. Bibliografio Cameron, Deborah (1995): Verbal Hygiene, Routledge. Kimura, Goro Christoph (2001): „Intentionale Eingriffe in den Sprachgebrauch – Perspektiven und Probleme einer umfassenden Theoriebildung” [Intencaj intervenoj en lingvouzon – perspektivoj kaj problemoj de ampleksa teoriformado], en: Sabine Fiedler kaj Liu Haitao (red.): Studoj pri Interlingvistiko / Studien zur Interlinguistik, KAVA-PECH, p. 19-29. Yoshida, Naoko (1997): The Esperanto Movement: A Case of Collective Verbal Hygiene for a Fairer Communication Order. Master Thesis. University of Essex.

Lernmetoda komplekso por instruado de E-o en lernejoj de Ivano KOSSEY (Germanio, ikossey@yandex.ru) Esperanto ekzistas dum pli ol 130 eventoplenaj jaroj kaj bedaŭrinde nun malrapide ŝrumpas. Eliri el la nuna stagnado eblas nur per amasa instruado. Mi jam ne rememoras, kiu fama persono diris: Tion, kion vi volas atingi en la socio, vi devas semi en lernejo. Ĉar amasa instruado eblas nur en lernejoj. Unua kondiĉo por instruado estas permeso de la landa ministerio de klerigado por instrui Esperanton nefakultative kiel fremdlingvon. Tiuj landoj estas tre malmultaj kaj tio estas granda obstaklo por nia movado. Atingi tiun permeson en ĉiu lando, ĉu granda, ĉu malgranda, estus serioza venko de esperantistoj. Kiel enigi Esperanton en ministeriajn planojn, estas aparte vasta temo, kiun mi ĉi tie ne diskutas. Mi dirus nur, ke indas krei laborgrupon por kunordigi la agadon en tiu direkto. Apenaŭ indas skribi peticiojn al internaciaj organizaĵoj, prezidentoj aŭ similaj potenculoj. Laŭ la multjara IPR 2023/29

— página 10 del PDF —

sperto tiuj estas senutilaj. Lernejaj planoj estas kompetento de ministerioj de klerigado kaj laŭ mi estas celkonforme peti sur la nivelo de ministerioj. Mi ne estas bone informita, en kiuj landoj eblas instrui E-on nefakultative, kiel ekzemple en Hungario. En tiaj landoj ni povas konsideri manierojn por vastigi la nunan modestan geografion de instruado. Unue la lernantoj devas havi lernolibron. Ekzistas amaso da lernolibroj de Esperanto, inter ili tre bonaj. Tamen praktike ĉiuj tiuj lernolibroj estas destinitaj por diversaj kursoj. Lernolibroj por lernejoj havas tute alian specifaĵon. Ili devas konformi kun striktaj postuloj por la amplekso de materialo, proporcioj de ekzercaro ktp., havi ekzerckajeron, libron por instruisto, unuvorte ĉiujn signojn, kiujn havas kutimaj lernolibroj de fremda lingvo. La lernolibroj de Esperanto, kiujn mi vidis, tute ne similas al kutimaj lernolibroj de fremdlingvoj por lernejoj. Mi legis pri lernolibro de la svedaj aŭtoroj K. Lörnemark, L. Forsman, K. Randehed kaj F. Wedlin „Esperanto por gimnazianoj”, sed bedaŭrinde ne vidis ĝin. Verŝajne, tiu lernolibro taŭgas por lernejoj, ĉar ĝi estas verkita eksplicite por lernejoj. Aliajn lernolibrojn taŭgajn por lernejoj mi ne konas. Se mi eraras, mi petas pardonon kaj petas sciigi min. Instruisto, kiu entreprenas instrui en lernejo sen taŭga lernolibro, estas tre entuziasma kaj laborema. Ja, tiuj ekzistas, sed malmultaj kaj ĉiuj meritas honoregon. Por mi tio estas stranga, ke la esperantistoj dum pli ol 130 jaroj de eksterordinara kaj respektinda entuziasmo kaj laboremo ne kreis lernolibrojn por lernejoj en sufiĉaj kvalito kaj kvanto. Mi verkas lernolibrojn por ŝtopi laŭeble tiun truon. La Lern-Metodaj Kompleksoj (LMK) pli-malpli pretaj estas por Rusio kaj Hungario. Mi tradukas ilin nun por Italio. Jen la tabelo por superrigardo: Lando Rusio Hungario Italio (preparata)

aĝo de komenco minimuma rekomendata 11 12 13 15 13 13

lernojaroj 3 2 3

lecionoj ĉiujaraj 68/68/34 102/68 68/68/34

lecionoj entutaj 170 170 170

Por ĉiu lernojaro ekzistas: Lernolibro – Kajero por ekzercoj – Gvidilo por instruisto. Krome, ekzistas vortareto kaj komputila disko por ĉiuj lernojaroj. Por la unua lernojaro destinitas ĉirkaŭ 20 sondosieroj (formato wma) kun ekzemploj de elparolo. Post ĉirkaŭ ĉiuj 17 lecionoj estas provizitaj kontrolaj taskoj kaj lecionoj por analizo de plenumitaj taskoj. Ekzemple, se la lernojaro enhavas 68 lecionojn (du lecionojn ĉiusemajne), 4 el ili estas lecionoj por kontroltaskoj, 4 por analizo de taskoj kaj diskuto de eraroj kaj 60 „normalaj” IPR 2023/210

— página 11 del PDF —

lecionoj. Ĉiu kontrola tasko disponigitas en la gvidlibro por instruisto en du variantoj. En ĉiu lernojaro estas kelkaj (minimume du) muzikaj lecionoj. En la muzika leciono la lernantoj lernas unu kanton en Esperanto kaj kantas ĝin. Por faciligi la kantadon kaj kunporti muzikan etoson por ĉiu kanto provizitas dosiero de karaokeo (en formato MIDIo) sur la komputila disko. Preskaŭ ĉiu kanto en Esperanto havas ankaŭ originalan nacilingvan karaokean version. La disko enhavas ankaŭ programon (kiu funkcias bedaŭrinde nur en Vindozo) por ludi karaokeon kun interfaco en Esperanto. La programo montras la tekston kun ĝustaj literoj kaj en Esperanto, kaj en naciaj lingvoj. Nun kelkaj vortoj pri miaj „sekretoj”. Ĉiuj novaj vortoj troviĝas en la komenco de la leciono. Do ĉiu leciono komenciĝas per novaj vortoj kaj iliaj tradukaĵoj. Tio ebligas kontroli per speciala komputila programo, ĉu ĉiuj vortoj en Esperantaj tekstoj estas konataj por la lernantoj. La programo de kontrolo kontrolas ankaŭ, ĉu novaj vortoj difinitas nur unufoje. Kontroladas ĉiuj tri libroj: la lernolibro mem, ekzerckajero kaj gvidlibro. Fine de la kontrolo la programo kompilas tute aŭtomate la vortareton. Tio ne nur ŝparas amason de tempo, sed disponigas la aktualan kaj seneraran vortareton post ĉiu korektado en la tekstoj. Krome, la programo faras ankaŭ la oftecan vortaron laŭ la tekstoj de libroj. Memkompreneble, la oftecaj vortaroj estas nur sur la komputila disko, ne por eldono. Ekzemplo de ilustraĵoj:

Vintro (F: Dmitrij Ĉeĥ) Instruu min grimpi!

Somero (F: Dmitrij Ĉeĥ) Ĉu ci estas vere mia amiko? IPR 2023/211

— página 12 del PDF —

La lernolibroj elŝuteblas de la adreso https://yadi.sk/d/dwkZp18U3SicnC kiel dosiero ZIP. Post la dispako la radika dosierujo nomiĝas Multimed\. En la dosiero Multimed\Enhavo.RTF estas la priskribo de la tuta enhavo. Mi antaŭdankas por ĉiu erarmesaĝo, sugesto, konsilo. Mi dankas al s-ro Jozefo Horváth pro la zorgema kontrollegado de la hungara versio kaj al s-ro Christof Krick pro la zorgema kontrollegado de la germana versio.

Teatraĵo „1910”: por instruistoj kaj lernantoj! Dum la UK en Montrealo estis prezentita nova tutlonga originala teatraĵo en Esperanto: „1910”. La teatraĵo temas pri la vizito de Zamenhof al Ameriko (la Internacia Kongreso en Vaŝingtono, la vizito al familianoj de Zamenhof en Montrealo). Kortuŝa travivaĵo, kun muziko, originalaj kantoj en Esperanto, pluraj historiaj bildoj, tute ankrita en nia Esperanto-kulturo kaj -historio. La plena teatraĵo, en profesia videa kaj sona kvalito, filmita per kvar kameraoj, haveblas rete kaj tute senpage, en la kanalo „Exploring Esperanto”. Alessandra Madella intervjuas Ĵenja-n Amis, la verkinton kaj produktinton de la teatraĵo. ĴA: Ĵenja Amis AM: Alessandra Madella AM: Kial „1910” estu interesa por instruistoj kaj lernantoj? ĴA: Multaj kialoj! Unue, laŭ mia scio, ĝi estas la unua kaj la sola plenlonga teatraĵo en Esperanto havebla rete! Due, ĝi havas modelan prononcon en Esperanto – ĝi estas perfekta kaj por komencantoj kaj por homoj de ĉiuj niveloj! Trie, ĝi havas subtitolojn – ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la angla, franca kaj la hungara (baldaŭ aldoniĝos la hispana!). Kvare, lernantoj povas spekti ĝin solaj (eĉ komencantoj, danke al la subtitoloj!), sed vi povas ankaŭ spektigi ĝin en la klaso; la video estas dividita je sekcioj, kaj oni povas uzi ĝin ankaŭ dum kelkaj lecionoj aŭ eĉ krei progresantan kurson surbaze de ĝi! Kvine, la teatraĵo estas originala – ne tradukita – kaj la temo de la teatraĵo estas nia, Esperanta historio. Ĝi estas plene ĝusta historie, kaj temas pri la veraj eventoj de 1910 kaj la vera vizito de Zamenhof al Ameriko – vi povas nomi ĝin „dokumenta teatraĵo”. La spektantoj kvazaŭ revivas la eventojn de tiu grava jaro, per la vortoj de s-ro Mann, kiu rakontas pri la evento. Mi certas, ke eĉ la plej spertaj esperantistoj lernos kelkajn novajn aferojn pri IPR 2023/212

— página 13 del PDF —

Esperanto kaj pri Zamenhof el la teatraĵo! Sese, la rakonto estas absorba kaj engaĝa por la spektanto – ĝi ja estas interaga, multmedia teatraĵo, kun demandoj de la publiko, pluraj historiaj bildoj, muziko kaj kantoj en Esperanto (cetere, ankaŭ originalaj – kaj ankaŭ perfektaj por instruado kaj kunkantado klase)! La liston oni eble povas daŭrigi, sed eble sufiĉas por momento. Mi, certe esperas, ke tiu ĉi teatraĵo fariĝos unu el la nepraj lerniloj por ĉiuj, kiuj instruas kaj lernas Esperanton! AM: Ĉu vi planas aldoni pliajn subtitolojn? ĴA: Jes, venos baldaŭ la kvina lingvo. Mi, certe ŝatus, ke aliaj lingvoj aldoniĝu: belus, se aperus subtitoloj ankaŭ en la itala, por la kongresoj de somero 2023. Certe, mi invitas ankaŭ aliajn lingvojn – belus havi subtitolojn en ne nur hind-eŭropaj lingvoj, sed ankaŭ, ekzemple, en la ĉina, la japana ktp. Se iuj el vi interesiĝas aldoni subitolojn en aliaj lingvoj, bv. komuniki kun mi mem aŭ Alex Miller. AM: Ĉu vi havas aliajn planojn pri la teatraĵo? ĴA: Kiam oni faras tian kolosan laboron, por produkti plenlongan teatraĵon, kaj de tia kalibro, kun viva muziko, oni certe volas, ke ĝi okazu pli ol unu fojon. Do, mi volas, ke S-ro Mann revenu sur la scenon, en konvena tempo. Mi ankoraŭ ne scias, kiam, kaj ĉu kun la samaj partoprenantoj, sed, certe indas, ke esperantistoj revidu lin! Mi volas aperigi ankaŭ la libron „1910”. Ĝi enhavos la plenan tekston de la teatraĵo kaj la rekomendojn por la aktoroj – tiel ke ankaŭ aliaj kluboj kaj landaj asocioj povu produkti la teatraĵon. Krom tio, la libro havos ne nur KDon kun la filmo, la spektaklon mem, sed ankaŭ diversajn kulisajn intervjuojn kun la aktoroj kaj plurajn ekskluzivajn momentojn de la produktado. AM: Kion vi lernis pri la vizito de Zamenhof al Montrealo el la rakonto de S-ro Mann? ĴA: El la rakonto de s-ro Mann eliris ankaŭ esplora projekto pri Montrealaj Zamenhofoj – tiuj kelkaj familioj, kiuj bonvenigis la Majstron en 1910 kaj loĝigis lin en la plej luksan hotelon de la urbo. La spurojn de kelkaj el tiuj homoj oni trovas tie kaj jene – ekzemple, iuj eble memoros la tutan historion de konfuzo inter la du preskaŭ sam-aĝaj samnomuloj – la du Ludovikoj Zamenhofoj, kiuj estis unuaj kuzoj. Unu (la nia) estis bona lernanto kaj la alia ne nur ne estis aparte studema kaj forlasis la lernejon, sed eĉ intencis konvertiĝi al kristanismo! Do jen, tiu ĉi dua Ludoviko translokiĝis al IPR 2023/213

— página 14 del PDF —

Montrealo en la 1880-aj jaroj. Kaj same translokiĝis lia onklino, en kies domo oni kantis la himnon de pra-Esperanto: Kadó, kadó, jam temp’ está! Ni sukcesis trovi ĉiujn amerikajn Zamenhofojn (aŭ, eble, mi diru Samenhofojn, ĉar tiel oni literumis iliajn nomojn), ekscii, kie ili loĝis, kion ili faris, kiam ili mortis kaj kie ili estas entombigitaj. Fakte, ni trovis absolute ĉiujn homojn, kies nomoj estis menciitaj en la artikolo de s-ro Mann! Tio estas jen plia kontribuo al la sciaro pri la Zamenhof-familio. AM: Ĉu ni povus ie detale legi tiujn informojn? ĴA: Ni ankoraŭ faras esplorojn, sed mi intencas, ke la libro kun la teatraĵo havu iom da informoj pri ili. Cetere, ĉi-februare mi prelegos en la Historia Societo de Beaconsfield (kie la gekuzoj de Zamenhof havis somerdometon) por prezenti niajn malkovrojn pri S(Z)amenhofoj de Montrealo kaj Beaconsfield – mi jam prelegis pri la temo dum la montreala UK kaj eble pretos denove prelegi dum iu alia kongreso. Eble, ni aperigos ankaŭ iom da artikoloj pri la malkovroj. Krome, mi volas krei la vikipediajn artikolojn pri kelkaj parencoj de Zamenhof (ekz., la onklino) kaj aldoni mankantajn informojn pri aliaj parencoj (Jack kaj Louis S(Z)amenhof) – kie ekzistas entute nenio pri ilia enmigrado Ameriken kaj kion ili faris en nia mondoparto. AM: Danke al vi, s-ro Mann, la rakontisto, reprenis sian lokon en la Esperanto-historio. Kiu estis li? ĴA: Li estis unu el la pioniroj de la E-Movado, sekretario de la triopo, kiu ĉeforganizis la Kembriĝan Universalan Kongreson de 1907. Li ankaŭ estis redaktoro de La Brita Esperantisto, multege verkis kaj tradukis, aperigis librojn… Malgraŭ ĉio ĉi, bedaŭrinde, s-ro Mann eĉ ne aperas en la libro pri la pioniroj de la E-Movado en Britio. Li ĝis nun ne havis eĉ vikipedian artikolon. Interese, ke tiun nunan artikolon kreis ne mi, sed homo, kiu spektis la teatraĵon en Jutubo! (Mi mem eksciis, ke kreiĝis la artikolo, el la komentoj de la video). Mi, certe, planas ankaŭ plibonigi tiun artikolon kaj aldoni, kion ni eksciis pri s-ro Mann. AM: Kiom gravas muziko en via teatraĵo? ĴA: Muziko estas ege grava parto de la teatraĵo, kiu helpas prezenti la rakonton kaj la tempon. Unu el la kantoj estas la himno „Patro nia, ni alvenis”, kiun oni kantis kaj dum la Vaŝingtona UK en 1910, kaj dum la Montreala UK en 2022 (mallonge.net/diservo2022), verkita de la fama Clarence Bicknell. Ankaŭ la aliaj muzikaĵoj estas ege specialaj — temas pri IPR 2023/214

— página 15 del PDF —

la unua kanto en Esperanto eldonita en Nord-Ameriko: „Mi aŭdas vin”, vortoj de Leono Zamenhof, muziko de Herbert Harris. Imagu, ke tiu kanto estis perdita por pli ol cent jaroj! Mi informiĝis pri ĝi dum mi faris miajn esplorojn pri/por la teatraĵo. Ĝi premieris vive dum la Vaŝingtona UK en 1910 (ĝia komponisto, Herbert Harris, ankaŭ prezentis ĝin). Mi aparte ĝojas, ke tiu grava parto de nia Esperanta kulturo – la unua E-kanto en Ameriko – revenas al ni, pere de la teatraĵo, post jarcento da forgeso! Ĉar pluraj personoj petis la notojn, mi disponigas ilin por ĉiuj, kiuj ŝatus ludi, kanti kaj prezenti ĝin! AM: Kiun vi volas danki plej multe pri via teatraĵo? ĴA: Mi ne povas fini la rakonton sen diri, kiom dankema mi estas al la aktora skipo: Garry Evans kaj Alena Adler (kiu ankaŭ estis la reĝisoro), la muzikistoj: Stefano (Étienne) Laflamme kaj Kristina Miroŝkina, la demanduloj (ili faris absolute brilan laboron, kun nur du ekzercoj!) – aparte Brandon Sowers, kaj, memkompreneble, al Alex Miller (Exploring Esperanto), kiu ne nur filmis kaj tiom bone muntis la tuton, sed ankaŭ multe konsilis, kiel profesia aktoro kaj dramaturgo. Dankegon al ĉiuj, kiuj helpis kaj konsilis! Estis vere mirinda sperto labori kun tiom da talentuloj! Mi esperas, ke la pedagogoj kaj lernantoj trovas en la teatraĵo same multe da ĝojo kaj ĝuo, kiom ni trovis farante ĝin! Pliaj informoj:  La teatraĵo spekteblas en la Jutuba kanalo „Exploring Esperanto” (youtube.com/@ExploringEsperanto); rekta ligilo: mallonge.net/1910  Intervjuo pri la teatraĵo: revuo Esperanto, januaro 2023 – https://uea.org/revuoj  Ĵenja Amis, Garry Evans and Alena Adler: triopa intervjuo en la Oka Epizodo de Usone Persone: https://www.youtube.com/\@usonepersone  La notoj de la kanto „Mi aŭdas vin”: https://mallonge.net/miauxdasvin-notoj

Kursoj en Senegalo de Vjaĉeslav IVANOV (Rusio) En la lasta kvarono de la jaro 2022 mi havis honoron gvidi kurson de Esperanto en Senegalo kadre de preparado por la 8-a Afrika Kongreso en tiu okcident-afrika lando. La projekton de la kurso preparis kunlabore ILEI, la Afrika Komisiono de UEA kaj la loka asocio SEA (Senegala EsperantoAsocio), kun Mireille Grosjean kiel motoro. Ĝi estis anoncita komence de la IPR 2023/215

— página 16 del PDF —

jaro. Pli ol dudek kandidatoj plenigis enketilon. Inter ili post ekzamenado kaj Zoom-kunvenoj estis elektitaj mi por plejparto de la daŭro kaj Espoir Kasati el suda DR Kongo kiel la dua instruisto por la finaj tri semajnoj (tiam ni instruis en du lokoj samtempe). La kurso daŭris de la 10-a de oktobro ĝis la 23-a de decembro. Lecionoj okazis ĉiun labortagon laŭvice (en decembro samtempe) en du najbaraj urboj – Rufisko kaj Dakaro. Unu leciono daŭris 140-180 minutojn, plej ofte en leciono partoprenis ĝis dek lernantoj, sed en apartaj tagoj estis pli ol tiu kvanto. Nur unu leciono ne okazis pro neveno de eĉ unu lernanto. En la retaj babilejoj de la du grupoj estas 29 kaj 18 homoj respektive – sen du instruistoj kaj du ĉeforganizantoj (25 kaj 14 do) estas homoj, kiuj almenaŭ unu fojon estis en la kurso kaj restas en la virtuala grupo ĝis nun konservante intereson pri daŭra lernado kaj uzado de Esperanto.

Kurso en Rufisko Jen miaj respondoj al la IPR-demandoj: IPR: En kio la instruado tie malsamis, kompare kun via kutima instruado en via lando? Mi neniam havis bonŝancon instrui ĉiutage dum tiom da tempo. Plej ofte ĉeesta grupo apenaŭ povas kunveni dufoje semajne, kaj per la reto estas plej ofte individuaj lecionoj. Ankaŭ la ejoj estis multe pli bonaj ol mi kutime sukcesas trovi en Peterburgo: vastaj, bone prilumigitaj. Senegalo havas kulturajn specialaĵojn, kiuj influis la instruadon. Multe helpis bona kaj atenta rilato al la instruisto. Iom malhelpis sinĝena modesteco de IPR 2023/216

— página 17 del PDF —

kelkaj lernantoj, pro kio ili tro mallaŭte parolis. Mi devis instrui kaj insisti, ke dum lernado de fremda lingvo oni aŭdacu paroli pli laŭte, kun emfaza elparolo. Pri la elparolo, evidente, estis alia malsamaĵo kun mia kutima sperto: senegalanoj havas aliajn fonetikajn problemojn pri Esperanto, interalie por multaj malfacilas distingi inter di/ĝi, ti/ĉi kaj aliaj paroj. IPR: Kiun metodon vi uzis? Kie estis malfacilaĵoj? La kerno de la kurso estis la lernolibro de Zagreba metodo. Tamen por ĉiu leciono de la lernolibro ni faris ne malpli ol kvar aliajn lecionojn kun aldonaj ekzercoj. Ĉar mi mem estas ravita de Esperanta gramatiko, mi rakontis pri la strukturo kaj proponis de tempo al tempo gramatikajn kaj tradukajn ekzercojn. Tamen pli grandan emfazon mi faris al „problema instruado”, kiam lernantoj devis fari dialogojn laŭ proponita sceno (ekzemple „dungito parolas kun la ĉefo pri sia salajro”, „la ĉefo petas dungiton labori dimanĉe”, „la posedanto respondas demandojn pri luota loĝejo”) aŭ monologe proponi solvojn al problemo (ekzemple „kion fari por solvi la trafikan problemon en Dakaro?”). Kelkfoje ni kantis kune kaj analizis tekston de kanto, mi uzis ankaŭ kelkajn ludojn (inter ili la ludon „Sep bienoj” de s-ro Wierzbowski pri Esperanta vortfarado, troveblan ĉe Edukado.net; en Rufisko mi uzis ĝian version kun ses bienoj). Ni multe parolis pri ŝatokupoj kaj familiaj temoj, por ke ĉiu lernanto havu pretan sinprezenton. La ĉefa malfacilaĵo por mi kiel instruisto estis la bezono ofte ŝanĝi la planon de leciono pro apero de novaj lernantoj. Se hieraŭ venis tri bonaj kaj oftaj lernantoj kaj unu loka esperantisto-progresanto, mi planas daŭrigon de tiu leciono kun pli malsimplaj taskoj, sed morgaŭ el ili venas unu aŭ neniu, anstataŭe venas kelkaj novuloj kaj mi devas adaptiĝi. La lecionoj okazis ĉiutage, sed la lernantoj havas sian vivon kaj venas laŭ eblo, do ne ĉiutage, tio bonas por interkonigi ilin, sed malfaciligas la laboron de la instruisto, la kurso iĝas pli simila al klubkunvenoj por komencantoj. La alia evidenta malfacilaĵo estis la lingva baro: malgraŭ tio, ke mi parolas iom pli ol bazan francan, mi ĝis la fino de mia restado ne tute bone komprenis la parolatan lingvon de Dakaro, speciale kiam la proporcio de la volofa lingvo en ĝi estis pli alta. Pri tio multe helpis la ĉeesto de la lokaj spertaj esperantistoj Assane Faye kaj Lafi Charles Diatta. Ili estis en preskaŭ ĉiu mia leciono por mallongaj klarigaj intervenoj, ĉiam tre utilaj. En la lasta monato de nia studado, je mia granda feliĉo, ankaŭ la pli aktivaj lernantoj povis helpi pri klarigo por la postrestantaj en la „urba volofa” lingvo, kiu estas fakte la ĉefa interetna lingvo en senegalaj urboj. IPR 2023/217

— página 18 del PDF —

Inter malfacilaĵoj mi menciu ankaŭ ciferecan malegalecon, kiu ne permesis fari virtualajn parolsesiojn, kiujn mi provis enkonduki aldone al la lecionoj: ekster la ĉefurbo la retkonekto estas kaj malrapida kaj senteble kosta. Ankaŭ ne ĉiu lernanto havas taŭgajn kondiĉojn por reta studado: apartan kvietan ejon. IPR: Kia estis la reago de tiuj novaj esperantistoj? Kio estis plej facila por ili, plej malfacila? La kursanoj ŝatis la lingvon, eble danke al la bona ekzemplo de pli spertaj esperantistoj, kiuj varbis por la kurso. Ili rapide kaptis certajn trajtojn de Esperanta fonologio kaj ĝoje kreis „novajn vortojn” el la francaj kaj hispanaj, kiam mankis al ili scio pri la ĝusta vorto en la lingvo internacia. Mi ĝojis pri tiaj provoj kaj ĉiam bonvenigis ilin — mi kredas, ke gravas rapide ekparoli kaj ekuzi la lingvon por internacia kaj asocia komunikado, lerteco kaj granda vortostoko certe venos poste. La alia vojo estas ĉiam resti lernanto de la lingvo, neniam „sufiĉe preta” por verki kaj movadumi. Inter la gramatikeroj de Esperanto antaŭvideble malfacila estis la akuzativo. Rezulte, eĉ en la fina ekzameno dum la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto, 18 el 21 ekzamenatoj skribis pri banano, kiu manĝos mian koleginon (parto de la gramatika testo, kie la nekutima vortordo estas kaptilo por homoj, kiuj kutimas meti akuzativon nur post verbo ene de frazo). Aliaj temoj estis tamen pli simplaj, ol ili kutime estas, ekzemple mi pli proksime al la komenco de la kurso enkondukis la sufikson -ig-, ĉar ĝi similas la gramatikon de kaŭzativaj verboj, kiujn la volofa lingvo havas. La volofaj ekzemploj vigligis la etoson kaj donis al la partoprenantoj ŝancon iom paroli pri sia propra lingvo, komparante gramatikojn de la du, Esperanto kaj la volofa. Alilingvanoj ofte supozas, ke Esperanta vortostoko estas „facila promeno” por tiuj, kiuj jam parolas la francan. Fakte scio de la franca iom faciligas lernadon, sed ofte malhelpas: ekzemple, tiaj lernantoj ne povas enmemorigi germandevenajn radikojn (subite tre malsimilajn) aŭ misuzas aliajn pro misgvida simileco al la franca (voli anstataŭ flugi ktp.), ili ankaŭ rapide lernas esperantigi francajn vortojn, kio aperigas vortojn, kiuj fakte ne ekzistas en la lingvo. Resume Por konkludo, la unua provo de intensa preparkurso por Afrika Kongreso estis sukcesa: granda parto de la lernantoj ekzameniĝis, partoprenis en la kongreso kaj volonte aktivas nun en renovigata landa asocio, aliaj konservis intereson kaj restas amikoj kun la pli aktivaj. Estas bone, ke en la daŭro de IPR 2023/218

— página 19 del PDF —

la kurso estis rekonsiderita la dekomenca koncepto de kvar malgrandaj grupoj al la pli daŭripova koncepto de du pli grandaj: tiel ĉiu lernanto havis pli ofte la eblon partopreni en ĉeesta leciono. Estas senduba sukceso, ke la dua instruisto – Espoir Kasati de la Afrika Komisiono de UEA – venis ĉe la fino de la kurso kaj ekparolis en sia flua Esperanto pri la movado – lia ekzemplo, tiu de juna afrikano kaj decidfaranto ene de la strukturo de tutmonda esperantista organizo, certe impresis la lernantojn kaj pensigis ilin pri enmovadiĝo kaj daŭra uzo de la lingvo. Brila ŝanco por ajna lernanto estas havi tuj fine de la kurso gravan internacian renkontiĝon. En ĝi la novaj esperantistoj povis amikiĝi kun la gastoj el 14 plej diversaj landoj. Kvankam mi restas iom nekontenta pri la averaĝa nivelo atingita de la lernantoj, mi vidas, ke la plej oftaj vizitantoj de la lecionoj – Abdukarim, Ĥava, Mapenda, Nafisatu, Odilono kaj Roĥajatu – montris bonajn rezultojn, pri kiuj mi povas fieri. La lecionoj estis malfermaj por progresantoj eklernintaj en alia tempo, ankaŭ ili bone progresis kaj multe helpis en studado: ekzemple, kiam mi atendis, ke lernantoj respondu demandon, mi ĉiam povis komenci de la pli pretaj por ke ili donu ekzemplon kaj rememorigu la bezonatajn vortojn. Vi povas ekkoni kelkajn lernantojn per tiu ĉi 14-minuta filmeto de unu el niaj dimanĉaj renkontiĝoj, kiam dakaranoj venis gaste al Rufisko por kune lerni, ludi, tagmanĝi kaj eĉ danci: http://amikeco.ru/el/novembro. Mi kore dankas UEA kaj ILEI, al Mireille Grosjean kaj ĉiu persono, kiu partoprenis en la preparlaboro, pro la projekto, kiu donis al mi la ŝancon pasigi tri monatojn en tia sencohava aktivado. En Senegalo mi sentis min vere feliĉa kaj utila.

El la landoj kaj sekcioj Aŭstralio Ni informas vin pri la bedaŭrinda forpaso de veterana nederlanddevena aŭstralia esperantisto Marcel Leereveld (1917-2023), kiu lernis E-on antaŭ 90 jaroj kaj havis la okazon renkonti persone ankaŭ Lidia Zamenhof. Li estis fervora Esperantoinstruisto, kiu jam en la kvindekaj jaroj atingis, ke Esperanto estu lerneja studobjekto agnoskata tutlande en Tasmanio. Marcel instruis ne nur en kursoj, per siaj libro kaj artikoloj, sed kontribuis ĝis IPR 2023/219

— página 20 del PDF —

la lastaj jaroj de sia vivo ankaŭ al la semajna radioprogramo de la melburna stacio 3ZZZ. Pere de sia strikta opinio pri Esperanto-gramatiko li kreis tutan skolon kaj klerigis centojn da esperantistoj en Aŭstralio, el kiuj multaj ankoraŭ dum jardekoj memoros liajn instruojn kaj certe atentigos unu la aliajn pri liaj instruoj kaj klarigoj. Viajn memoraĵojn pri Marcel Leereveld vi povas postlasi ĉe lia prezento en la Panteono de edukado.net (https://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=198), kien li mem sendis sian biografion, kiam oni enpanteonigis lin okaze de lia 98a naskiĝdatreveno. Ripozu li en paco. Laŭ informoj de edukado.net

Brazilo Raporto – ILEI/BRAZILA SEKCIO – 2022 1. Partopreno en la 24-a Nordorienta Esperanto-Renkontiĝo kaj la 10-a Junulara Renkontiĝo de Nordoriento (24-a NER / 10-a JRN), kiel kunorganizanto kaj kunordiganto de la diskutrondo pri la temo: „Instruspertoj de Esperanto dum la pandemio” – la 26-an kaj 27-an de februaro 2022 (https://youtu.be/aJxSyTVDc8E); 2. Mi gvidis virtualan kurson de Esperanto – Niveloj A1-A2, de la 02-a de aprilo ĝis la 27-a de aŭgusto 2022. Aliĝis 106, ĉeestis la unuan lecionon 58 kaj finis la kurson 22; 3. Partopreno en la 3-a VEKI – de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2022 – Mi prelegis pri „Virtualaj Esperanto-kursoj per Google Classroom: spertoj de brazila instruisto” la 26-an de julio 2022 (https://youtu.be/jslfOrPIXIM); 4. Partopreno kiel kunorganizanto de la 2-a VERSo – Virtuala Esperantoinstruista Renkontiĝo de Sud-Ameriko – La 17-an de Septembro 2022 (https://youtu.be/B4nNxOchON8); 5. Mi gvidis virtualan kurson de Esperanto – nivelo B1 – de la 24-a de septembro ĝis la 17-a de decembro 2022 – aliĝis 24 kaj finis la kurson 14. La kurso havis la partoprenon de Tatjana G. LOSKUTOVA, instruistino el Rusio kiel observanto; 6. Partopreno, kiel observanto, en la Mezgrada Kurso de Tatjana G. LOSKUTOVA, instruistino el Rusio (La kurso daŭre okazas sabate de la 14-a ĝis la 17-a UTC per Zoom); 7. Mi trapasis la retan KER-ekzamenon je nivelo C1 Kompleksa – en junio 2022; 8. Preparo de 62 videetoj kaj alŝutado al la kanalo de la Brazila ILEI-sekcio; 9. Partopreno de 7 el niaj klasanoj en la „Tago de la Esperanta libro /Zamenhof-tago 2022” (https://youtu.be/Qd2O-08ZzrY). Aristóphio Andrade ALVES FILHO IPR 2023/220

— página 21 del PDF —

Belgio Kunlaboro inter la du Bruselaj Liberaj Universitatoj La 15-an de februaro 2023 12 personoj – el ULB (Brusela Libera Universitato, franclingva), – el VUB (Brusela Libera Universitato, nederlandlingva) kaj – el EBG (Esperantista Brusela Grupo) kunvenis en VUB je invito de Kristin Tytgat (VUB). La gvidanto de la renkontiĝo estis Adam Brooking, iama VUB-studento kaj nuna instruisto de Esperanto en EBG. La duono de la grupo konsistis el junaj studentoj. Ili konatiĝis dum la lasta IJK en Nederlando. Inter ili plej aktivas Atiljo, juna inĝeniera studento de ULB. La komuna lingvo inter la ĉeestantoj estis E-o.

Dum la kunveno okazis la fondo de universitata Esperanto-grupo de la du universitatoj. Ĝia nomo estos KLUBO, akronimo de Klubo de la Libera Universitato de Bruselo. LUBO estas vorto por kaj ULB kaj VUB. Celoj: 1. Disvastigi la lingvon en ambaŭ universitatoj: organizi lingvokursojn, prelegojn, enkondukojn kaj babiltablojn. 2. Agadi ekster la universitato: organizi fulmkursojn en bazaj lernejoj kaj mezgradaj lernejoj. 3. Sentemigi homojn al lingvokulturaj problemoj kaj lingvaj rajtoj. Interesa temo en la multlingva urbo Bruselo kaj studobjekto en VUB. 4. Organizi kulturajn interŝanĝojn pere de E-o: eble en Erasmus+ projekto 5. Organizi studentajn kantvesperojn, renkontiĝojn pri folkloraĵoj, dialektoj ktp. Kristin TYTGAT IPR 2023/221

— página 22 del PDF —

Ĉinio Forpasis pro malsano la juna kaj aktiva ĉina instruistino Jadobela (Li Lin). Ŝi estis studentino de Chielismo en la urbo Xi’an kaj ŝi helpis instrui E-on al pli ol mil gelernantoj kaj gestudentoj ĉe la Artkolegio de Kunming en 2016. Ŝi daŭre varbadis pri la Internacia Lingvo en ĉinaj sociaj komunikiloj, atingante junan publikon. Ĝuste antaŭ sia forpaso ŝi sekvis virtuale la laborojn de la 14-a Ĉina Kongreso de Esperanto, montrante ĝis la fino sian grandan amon por nia lingvo. *** La 14-a Ĉina Kongreso de E-o okazis la 25-an de marto 2023 en Pekino, kun partoprenantoj kaj delegacioj de la tuta lando, de Yunnan ĝis Harbino. Dum ĝi okazis ankaŭ Instruista Forumo sub la gvido de la sekcietro de ILEI, Wei Yubin (Jado). En la Junulara Forumo partoprenis interalie 15 gestudentoj de la kvar-jara Efako de Zaozhuang-Universitato en Shandong-provinco. Ili sin prezentis kaj ricevis varman subtenon kaj konsilojn fare de la partoprenantoj.

Kroatio Ciferecigo de gazetoj En novembro 2022 Dokumenta Esperanto-Centro (DEC), la nacia Esperanto-arkivo en Kroatio, finis tre gravan projekton de ciferecigo de ĉirkaŭ 4200 paĝoj de la gazetoj „Konkordo” (1924-1928), „Balkana Konkordo” (1931) kaj „La Suda Stelo” (1932-1973). Laŭ la mendo de DEC la ciferecigan laboron plenumis la profesia firmao Point s.l.r. en Varaždin, kaj la projekton nome de DEC gvidis Josip Pleadin, kaj nome de Point s.l.r. Danko Tkalec. La projekto en junio 2022 ricevis subvencion de la kroatia Ministerio pri Kulturo kaj Amaskomunikiloj kadre de la protektado de la „Tradicio de Esperanto” kiel Nemateria Kultura Heredaĵo de Kroatio n-ro ZIPR 2023/222

— página 23 del PDF —

7298, kiu estis proklamita en 2019. La projekton 50-procente kunfinancis ankaŭ la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF). Pri la plenumita laboro sendis sian pozitivan pritakson al la Ministerio ankaŭ la Konservista Fako el Bjelovar, la respondeca regiona institucio pri konservado kaj protektado de kulturaj valoraĵoj. La gazetoj estas ciferecigitaj en la formatoj PDF kaj OCR, kaj la rezultoj de la projekto nun estas konsulteblaj ĉe: https://library.foi.hr/zbirka/dechr. Josip PLEADIN

Rumanio Esperanto en Rumanio Inter 28 kaj 30.10.2022 en la urbo Gherla okazis la Kongreso de EsperantoAsocio de Rumanio (EAR) ĉe la Kultura Fondaĵo TEKA. La lokaj organizantoj estis niaj agemaj gekolegoj Mariana Berariu kaj Adrian Mărginean kunlabore kun la estraro de EAR. Partoprenis 35 esperantistoj enlandaj kaj 3 el Hungario. Inter la programeroj de la Nacia Renkontiĝo de Esperantistoj estis kelkaj pli gravaj: Ekspozicio de esperantaĵoj; Interkona vespero, la kvara epizodo (la rumana) de la ILEI-projekto Granda homa ĉeno; elekto de la nova Estraro de EAR; prezentado pri la partopreno en la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo (Aurora Bute), kunveno kun la ILEI-membroj (Mihai Trifoi), libroprezento (Rumana-Esperanto vortaro, de Mariana Pitar kaj Florica Popa), Internacia Tago de Paco (Doina Popa), Esperanto-kurseto kaj prezentado de didaktikaj materialoj (Mihai Trifoi), sukcesa art-kultura mozaiko (Aurora Bute, Mariana Berariu, Emil Crâncău, Petronela Birta, Adrian Mărginean, Ionela-Adriana Dolca, Mihaela Dolca); Dum la lasta tago de la Kongreso okazis: Simpozio de Esperanto, kadre de kiu prezentis prelegojn: Mihai Trifoi, Mariana Berariu, Mariana Pitar, Adriana Dolca kaj Mihaela Dolca. La rezultoj de la elekto de la nova Estraro de EAR: Mariana Pitar – prezidanto, Aurora Bute – internaciaj rilatoj, Mihai TRIFOI – instruado, rilatoj kun ILEI, Petronela Birta – financoj, Cătălin Văduva – komunikado. La valora esperantisto Emil Crâncău estis elektita honora membro de EAR. Pri tiuj eventoj aperis artikoloj en tri rumanaj ĵurnaloj. La nova Estraro de EAR decidis „novigi” la E-movadon en Rumanio. Post la elekto estiĝis retaj E-kursoj en la urbo Timişoara (gvidas Mariana PITAR) kaj en la urbo Suceava (gvidas Ionel Bodale). Honoriga por ni estas la fakto, ke dum la 107a UK nia kolegino Aurora BUTE estis elektita kiel estrarano de UEA.

IPR 2023/223

— página 24 del PDF —

La 13-an de januaro 2023, okaze de la omaĝa festo por la plej elstara nacia poeto, Mihai TRIFOI prezentis en rondo de intelektuloj la prelegon „Mihai Eminescu en Esperanto”. Mihai TRIFOI, sekciestro

Nederlando En januaro 2023 forpasis en Nederlando Sophia Mensen. Ŝi estis Cseh-instruistino, gvidanto de kursoj en Nederlando, Francio kaj Germanio. Antaŭe ŝi aktive agadis en ILEI. Ŝi en la sepdekaj jaroj insruis Esperanton ankaŭ en la Montessori lernejo, kies direktorino ŝi estis. Meze de la 70-aj jaroj s-ino Mensen kontribuis kun siaj 21 lernantoj el Soest al la fama dujara lerneja eksperimento, organizata de Szerdahelyi, cele al la scienca pruvo de la propedeŭtika valoro de Esperanto. Partoprenis en ĝi dek unu lernejoj: St. Gerard (Belgio), Hannebont kaj Le Mans (Francio), Soest, Waalwyk kaj Wormer (Nederlando), Ateno (Greklando nur dum unu jaro), Peine, Balge kaj Dollbergen (Germanio) kun entute 327 lernantoj. Pri la tuta eksperimento legu ĉe la raporto de Helmuth Sonnabend titolita Esperanto: lerneja eksperimento. Multajn el la instruhelpiloj, kreitaj de Sofino, ŝi jam antaŭ pluraj jaroj donacis al la redaktoro de edukado.net, kaj nun ĉiuj ŝiaj Esperanto-libroj estas transprenitaj. Ili riĉigas la kolekton de nia retejo kaj ties redaktoro, parte servos ankaŭ kiel librodonacoj por diversaj agadoj. Sofino Mensen jam de 2010 estas en la Panteono de edukado.net (https://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=62), kie vi povas postlasi memorpensojn. Laŭ informoj de edukado.net

Serbio Tri retkursoj En Serbio ekde la unua semajno de novembro 2022 okazas tri kursoj, kiuj daŭros ĝis majo 2023:  A1 por komencantoj  A2 por komencintoj, kiuj jam iom lernis per Duolingo aŭ alimaniere  B por progresantoj – unuavice planita por la finintoj de la pasintjara A-kurso de SEL (Serbia Esperanto-Ligo) kaj de la A-kurso por blinduloj, kiun gvidis Nedeljka Ložajić. Aperis ankaŭ aliaj interesatoj. IPR 2023/224

— página 25 del PDF —

La kursoj okazas per Zoom kun entute 17 partoprenantoj de ĉiuj 3. Multaj el ili frekventas paralele A1 kaj A2, aliaj A2 kaj B, kelkaj eĉ ĉiujn 3, kaj ĉiuj profitas el tio. Precipe fervoraj estas la kursanoj el la antaŭa kurso de Nedeljka Ložajić, kiuj trapasis kursfinan ekzamenon komence de novembro 2022 (vidu la tekston de Aranka Laslo). Nun, krom la kursoj, ili regule ĉeestas ĉiumonatajn kunvenojn de SEL kaj sesiojn de VERO (Virtuala Esperanto-Renkontiĝo kun prelegoj kaj diskutoj pri diversaj movadaj kaj ekstermovadaj temoj), kiun Nedeljka gvidas ĉiumonate kun partoprenantoj el pluraj landoj. Tiel la kursanoj renkontas Esperanton en praktika uzo kaj akumulas siajn lingvokonojn. La startmotoro de la kursoj estis Jovan Zarković, la prezidanto de SEL. La administra plumotoro estas LASLO Aranka, komitatano de ILEI kaj sekciestro de ILEI-RS. La kurson A1, du fojojn semajne po unu horo, gvidas alterne Jovan Zarković kaj Aranka Laslo. Jovan instruas laŭ kursmaterialoj, kiujn li kaj Zlatoje Martinov kreis antaŭ multaj jaroj por ĉeestaj kursoj kaj nun adaptis por la reta uzo. Aranka uzas la rektmetodan lernolibron de Stano Marĉek, lecionojn de Anna Löwenstein en formo de video-prezentaĵoj kaj aliajn materialojn troveblajn en la reto. Radojica Petrović gvidas la kurson A2 asistate de Aranka Laslo, du fojojn semajne po unu horo, laŭ kursmaterialoj, kiujn li mem kreas, aŭ ĉerpas el Esperanta literaturo, por ĉiu leciono konforme al antaŭaj (tre diversnivelaj kaj diversfonaj) scioj kaj aktualaj atingoj de la kursanoj. La kurson B, unu horon unufoje semajne, alterne gvidas Živanko Novakov (laŭ „Paŝoj al plena posedo”) kaj Zlatoje Martinov (pri E-movado kaj – kulturo, laŭ propraj instrumaterialoj). La instruhoroj estas registrataj kaj poste reuzeblaj por tiuj, kiuj ne povis partopreni, aŭ deziras refoje aŭdi la lecionon. Radojica PETROVIĈ

Ukrainio „Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante ni iru la vojon celitan…” Ludoviko Zamenhof La 3-an de decembro de la jaro 2022 pere de Zumo okazis la kunveno de la sekcio de ILEI en Ukrainio, en kiu partoprenis eksterlandaj kolegoj. La kunveno respegulas la staton de E-instruado kaj -informado, pro tio mi volas pli detale rakonti pri ĝi. Do, entute estis 14 partoprenantoj, kiuj sukcesis aliĝi. La problemo estas, ke dum la milita tempo en diversaj regionoj de mia lando IPR 2023/225

— página 26 del PDF —

ofte forestas elektro, reto kaj akvo. Pro tio estas malfacile organizi iun ajn aranĝon. Danke al la helpo de Marija Belošević el Kroatio ni sukcesis. La kunveno startis per la prelego de Mireille Grosjean (Svislando), eksPrezidantino de ILEI (2013–2021). Ŝi rakontis pri multjara sperto de Einstruado en diversaj landoj de Eŭropo, Azio, Ameriko kaj Afriko, pri specifaj trajtoj de la okcidenta kaj orienta lingvometodikoj. Estis interese pli profunde ekscii pri ŝia „koridora” laboro ĉe UNO kaj UNESKO por konvinki homnojn tie, ke E bone servas kiel interkultura helpkomunikilo. Samtempe la prelegon sekvis membroj de Liona E-klubo en Francio, kiuj invitis Mirejon prelegi dum ilia kunveno kaj disponigis aldonan duonhoron, la komputilon kaj la salonon. Poste sekvis la prelego de Grażyna Szubryczyńska (Pollando), instruistino en la Toruna bazlernejo nr 35, kiu rakontis pri sia instruado en la infanĝardeno kun bonegaj fotaĵoj kaj videomaterialoj. Grażynka sukcesas uzi E-n en la interkultura laboro kun la infanoj, komunikigante ilin kun samaĝaj lernantoj el kelkaj landoj en Eŭropo kaj Azio. Dum libera programo elpaŝis Alessandra Madella (Italio), d-ino pri komunikaj studoj, nuna estaranino de ILEI, kiu rakontis pri planoj de ILEI, pri la projektoj de la itala sekcio, pri la 56-a ILEI-kongreso 2023 en Lignano Sabbiadoro apud la urbo Venecio. Ni pli detale eksciis pri la itala projekto „30 oraj horoj: Instruado en lernejoj, la 30 horoj kaj adaptado aliloke” fare de Bruĉjo Kasini, Laura Brazzabeni kaj Alessandra Madella. Krome, estas tre grava okupiĝo de Alessandra la katalogado kaj disponebligado de diplomlaboraĵoj kaj disertacioj, verkitaj en la italaj universitatoj rilate al E. Estis plezuro paroli kun Luigia Oberrauch Madella, profesia instruistino de la germana lingvo, la estrino de la ILEI-sekcio en Italio. Ŝi kun la forpasinta edzo Vittorio kaj aliaj esp-istoj organizis bonegan ILEI-konferencon en la urbo Parmo en la jaro 2006. Poste aperis Renato Corsetti (Britio / Italio), eks-prezidanto de UEA (2001– 2007), emerita profesoro pri psikolingvistiko de la Roma universitato „La Sapienza”, poligloto, kiu interesiĝas pri dulingvismo kaj denaskismo de espistoj kaj instruis E-n en diversaj landoj de la mondo. Nun Renato multe faras kiel helpanto de ILEI por restarigi landajn sekciojn, gvidas diversnivelajn kursojn, okupiĝas pri kunlaboro de la universitatanoj kaj komunaj sciencaj projektoj, pri retprelegoj en Londona E-klubo, pri tradukado k.t.p. Bedaŭrinde li aliĝis al la retkunveno nur por apenaŭ duonhoro, ĉar li rapidis al la E-kurso por orientanoj. IPR 2023/226

— página 27 del PDF —

Marija Belošević (Kroatio), ĵurnalistino, eksa estraranino kaj sekretario de ILEI, estrino de la Kroata ILEI-sekcio KEU, membro de IKUE, multjara gvidantino de E-kursoj, parolis pri diversflankaj atingoj de la kroataj Einstruistoj kaj pri la graveco de E-tradukoj de etn-lingvaj verkoj. Aida Čizikaitė (Litovio), eksa estraranino de ILEI, profesorino en la Kaunasa universitato, kiu organizis bonegan ILEI-konferencon en la urbo Kaunas (2005), rakontis pri la direktoj de la scienca kunlaboro de la universitatanoj, pri internaciaj konferencoj, kie estu videblaj kontribuoj de esp-istoj, pri instruado de E en ŝia lando. Ukrainaj esp-istoj rakontis pri la atingoj de E-instruado en Ukrainio. Svitlana Pohorila (urbo Kijivo), profesia instruistino pri la angla lingvo kaj E, parolis pri sia instruado al la ukrainiaj kaj eksterlandaj esp-istoj. Nun ŝi havas retajn E-kursojn por polaj esp-istoj. Semen Vajnblat (urbo Odeso), ĵurnalisto kaj tradukisto, veterano de la E-movado, estarano de UkrEa kaj multjara gvidanto de la E-klubo „Blanka akacio”, informis pri E-kurso por la komencantoj en la urba biblioteko (kun helpo de la Prezidanto de UkrEA, profesia instruisto pri la angla kaj la ukraina lingvoj Ihor Glaholevskij). Krome, estis menciita Eŭgeno Kovtonjuk, la unua prezidanto de UkrEA, la prezidanto de la bonfara fonduso „Espero”, kiu okupiĝas pri eldono de la originalaj kaj tradukitaj verkoj de la ukraindevena blinda esp-isto Vasil Eroŝenko. Eŭgeno tiutempe oficvojaĝis eksterlanden kaj partoprenis en la kunveno nur en la komenco. Niko Voloŝin (urbo Lucjk), ĵurnalisto, eldonisto kaj pentristo, kiu dum la milito devis rifuĝi al Pollando kaj poste al Hispanio por savi siajn infanojn, rakontis pri diversaj artprojektoj, en kiuj li partoprenas kaj helpas propagandi E-n. Nina Danylyuk, estro de ILEI-sekcio en Ukrainio, profesoro pri la ukraina lingvo en Lesja Ukrainka Volinia nacia universitato, prezentis la raporton pri la laboro de la sekcio en la jaroj 2021-2022. Ŝi diris, ke la ukrainia sekcio de ILEI konsistis el 12 membroj: 5 membroj de ILEI kaj 7 ”internaj membroj”. Pro la malfacila situacio en la lando okazis nur du E-kursoj: por la polaj komencantoj (rete – la instruistino Svitlana Pohorila) kaj por la ukrainaj komencantoj (ĉeeste – la instruisto Semen Vajnblat). E estis prezentita dum la studkursoj „Enkonduko al la ĝenerala lingvistiko” kaj „Sociolingvistiko” en Lesja Ukrainka Volinia nacia universitato (gvidis Nina Danylyuk). En la sama universitato, kie ekde la jaro 2015 funkcias E-centro, okazis prelegoj kaj ekskursoj por studentoj kaj lernantoj. Estis prezentita la instru-metodika lernolibro „Lesja Ukrainka en la mondo de la tradukoj”, kiu enhavas la tradukojn en 12 eŭropajn kaj orientajn lingvojn, inter ili E IPR 2023/227

— página 28 del PDF —

(ĉefredaktoro kaj gvidanto de la projekto estas mi). Nina prelegis pri Etradukoj de la verkoj de Lesja Ukrainka dum la Internacia Simpozio (2021), Memorialo de Lucija Borcić (2021) kaj la kunveno de Londona E-klubo (2021). Estas preparataj materialoj por nova eldono de la poezio de Lesja Ukrainka en E (Nina Danylyuk, Semen Vajnblat, Viktor Pajuk, Petro Palivoda, Niko Voloŝin). Dum la virtuala UkrEA-kongreso estis organizita la kunveno de la ILEI-sekcio, prezentitaj la prelegoj pri KER-ekzamenoj (Katalin Kovács), AMO-seminarioj kaj EKO (Stefan MacGill) kaj instruado por emeritoj (Svitlana Pohorila) (2021). La studentinoj de Lesja Ukrainka Volinia nacia universitato partoprenis en la retinario „Esperanto kaj turismo”, kie oni prezentis Ukrainion kaj la Volinian regionon (2022). Nina Danylyuk elpaŝis kun la E-prelego Ahatanhel Krimskij: sciencisto, poligloto, tradukisto (2022). La intervjuo pri instruado de Esperanto, Ukrainio esperas… aperis en la revuoj Juna amiko (2022, nr 2) kaj Esperanto aktuell (2022, nr 3). Membroj de la ukrainia sekcio de ILEI partoprenis la 54-an kaj la 55-an virtualajn ILEI-kongresojn, du UEA-kongresojn, kelkajn AMOseminariojn (2021, 2022). La son- kaj video-registraĵojn de la kunveno faris Marija Belošević. Dankegon al ĉiuj ukrainiaj kaj eksterlandaj partoprenantoj! Grandan dankon al tiuj, kiuj subtenas ukrainajn esp-istojn per gastigado, monhelpo, leteroj, telefonado k.t.p. Ni nun estas pli fortaj kune kun vi! La estro de la sekcio, Nina DANYLYUK

Alice Vanderbilt Morris kaj IALA de Alessandra MADELLA (Italio) Julia Falk, en sia libro Virinoj, lingvo kaj lingvistiko (Women, Language and Linguistics, New York: Routledge. 2002) argumentas, ke oni kutime rakontas la historion de usona lingvistiko kiel ĉefe viran. Tamen, en la unua duono de la dudeka jarcento kelkaj virinoj grave kontribuis al nia nuntempa kompreno de tio kio estas lingvo. Ili valorigis komunikadon, substrekante la rilatojn inter lingvistiko kaj realaj lingvaj spertoj, inkluzive de la graveco de diverseco. Inter tiuj gravaj virinoj estis Alice Vanderbilt Shepard Morris (1874-1950, vd surfote), kiu en 1924 fondis Internacian Helplingvan Asocion (International IPR 2023/228

— página 29 del PDF —

Auxiliary Language Association aŭ IALA) kaj estis inter la fondintoj de Usona Lingvistika Societo (Linguistic Society of America aŭ LSA). Danke al ŝi, kelkaj lingvistoj interesiĝis pri monda lingvo. Alice apartenis al prestiĝa usona familio. Ŝia praavo, la komodoro Cornelius Vanderbilt, jam posedis unu dolaron el ĉiuj ekzistantaj dudek usonaj dolaroj kaj post li la familia riĉo eĉ plu kreskis. La generacio de la gepatroj de Alice komencis konstrui luksegajn palacojn kaj organizi pompajn festojn. Sed Alice mem volis lerni kaj sekvis universitatajn kursojn. Dum la tuta vivo ŝi estis fama pro sia beleco. Kiam la verkisto Oscar Wilde vizitis Usonon en 1882, li parolis pri tri kialoj por ĝin viziti: Yosemite, Niagara Akvofalaro kaj Alice Vanderbilt. John Singer Sargent, ĉarmita de ŝia posedo de la franca, pentris ole-portreton de la dektrijara Alice, kiu nuntempe troviĝas en Amon Carter Muzeo de Usona Arto en Fort Worth, Texas. En 1895 ŝi edziniĝis kun riĉa ĉeval-bredisto Dave Morris (1872-1944) kontraŭ la volo de siaj gepatroj. Ŝi havis ses gefilojn kaj sin dediĉis al bonfaraj agoj. Ŝi eklernis Esperanton verŝajne antaŭ la unua mondmilito kaj tio tute ŝanĝis ŝian vivon. Ŝia edzo varme subtenis ŝian novan pasion, ĉar ŝi povis facile lerni la lingvon kaj verki en ĝi kuŝante. Tion ŝi devis fari dum longaj horoj ĉiutage, ĉar ŝi daŭre havis dorsproblemojn ekde infana arbofalo. Kun la edzo, ŝi starigis kaj finance subtenis programon por kreskigi la intereson pri internacia helplingvo en Usono kaj eksterlande. Ŝi kunvenigis mond-famajn lingvistojn kaj antaŭenigis la serĉon pri lingvaj universalaĵoj, kiu ludas ankoraŭ gravan rolon en usona lingvistiko. Kunlaboris pri la fondo Frederick Gardner Cottrell (1877-1948), kiu lernis Esperanton kaj celis solvi per helplingvo la lingvan babelon de internaciaj ĥemiaj studoj, precipe post la ĉeso de la germana kiel tutmonda scienca lingvo pro la unua mondmilito. Li uzis la profitojn el sia patento pri elektrostatika precipitanto kontraŭ industria aer-poluado por tio. En Marto 1923 ekis en Novjorko serio da renkontiĝoj por promocii internacian helplingvon. En la unua partoprenis la fama filozofo kaj pedagogo John Dewey (1859-1952, vd dekstre) kune kun gvidantinoj de virinaj ligoj kaj geprezidantoj de novjorkaj kolegioj. Formiĝis du komitatoj, kiuj reprezentis respektive la akademian mondon kaj la komunikilan mondon, inkluzive de la ĵurnalo New York Time, Usonaj Telefono kaj Telegrafo (AT&T) kaj la Radia Korporacio de Usono (RCA). El ili naskiĝis IALA la jaron poste. Vanderbilt Morris estis la ĉefa motoro de la asocio. IPR 2023/229

— página 30 del PDF —

Ĝuste tiam lingvistoj celis havi sian fakon rekonatan kiel sciencon , kiu studis homan lingvon malsame de literaturo, filologio kaj filozofio. Ili fondis la Lingvistikan Socion de Usono kaj ne volonte engaĝiĝis en praktika popularigado, kiuj riskus endanĝerigi tiun „sciencan” statuson. IALA parte klopodis solvi tiun problemon pere de sia „scienca aliro”, kiu ne aparte subtenis jam ekzistantan helplingvon, sed celis elekti la plej taŭgan inter ĉiuj el ili nur post vasta komparado. Sed restis plia problemo: multaj lingvistoj profesie instruis fremdajn lingvojn kaj timis perdi sian vivrimedon en jaroj de ekonomia depresio per subteno al internacia helplingvo. Pro tiu malcerta pozicio ili tute ne povis havi simpation por la pedagogiaj esploradoj de IALA, kiuj montris Esperanton kaj Idon kiel facile lerneblajn kaj propedeŭtikajn al la lernado de naturaj lingvoj. Inter la mezo de la dudekaj jaroj ĝis la komenco de la tridekaj jaroj de la lasta jarcento, IALA helpis psikologon Edward L. Thorndike (1874-1949, vd dekstre) esplori, ĉu studentoj kaj lernantoj povas lerni helplingvon pli rapide ol naturajn lingvojn kiel la francan. Asistis lin ĉe la Instrua Kolegio de Universitato Columbia Laura H.V. Kennon kaj Helen S. Eaton, kiu estis plentempa esploristino de IALA. Ilia raporto de 1931 donis la rezultojn de serioza ses-jara esplorado: kvardek horoj da instruado kaj praktiko ebligis kompreni kaj uzi Esperanton je nivelo, kiu en lingvo kiel la franca aŭ la germana estas atingebla nur pere de du cent horoj da instruado kaj praktiko. Tiu modela pedagogia esplorado pri lingvo-lernado ne havis impreson sur la kreskanta komunumo de sciencaj lingvistoj en LSA, venante de alia fako. Sed dum kelkaj jaroj ĝi ebligis la instruadon de Esperanto kaj Ido fare de Helen Eaton en privataj lernejoj kaj universitatoj de la novjorka regiono. Ŝi eksperimentis ankaŭ pri „ĝenerala lingvo-kurso” por kreskigi konscion pri la organizado de lingvoj kaj tiel helpi la sekvan lernadon de fremda lingvo kaj pli bonan komprenon de la gepatra lingvo. Kun IALA kunlaboris dum iu tempo kelkaj famaj lingvistoj, kiel la usona Edward Sapir (1884-1939, vd maldekstre), la dana Otto Jespersen (1860-1943), kiu kreis „Novial” , la angla Charles Kay Ogden (1889-1957), kiu kreis „Bazan Anglan” (Basic English), kaj la franca André Martinet (1908-1999). La modelo de internacia helplingvo laŭ Sapir devus alproksimiĝi al la simpleco de la ĉina, kiu ne bezonas kazojn, modojn, tempojn kaj komplikan derivIPR 2023/230

— página 31 del PDF —

sistemon. Li opiniis, ke evoluo igas lingvojn pli kaj pli analizaj, kiel la ĉina jam estas je alta grado, ĉar ĝi uzas malmulte da infleksioj. Vanderbilt Morris, kiu unue kontaktis Sapir kiam li estis prizorganta antropologian muzeon en Ontario, subtenis tiun vidpunkton, kiu ankaŭ gravis por Giuseppe Peano (1958-1932) en lia kreado de „Latino sine flexione”. Tamen Vanderbilt Morris estis pli proksima al Zamenhof en sia penso, ke vortoj de internacia helplingvo ne devas esti tute skeme fiksitaj fare de la kreintoj, sed devas kreski laŭ la praktika uzo de la parolantoj. Post la dua mondmilito Alexander Gode (1906-1970), kiu studis germanan literaturon kaj ne specife lingvistikon, finkreis „Interlingua” de IALA sen kazoj, genroj aŭ akordigo de adjektivoj kun substantivoj. Tiam lingvistiko jam iĝis tute aparta profesia fako kaj lingvistoj ne plu emis kunlabori kun IALA, kiu restis ankaŭ tro loke bazita en Novjorko. La asocio malaperis en 1953, tri jarojn post la forpaso de Alice Vanderbilt Morris, kiu per sia engaĝiĝo kaj homaj rilatoj helpis ĝin konstrui pontojn inter scienco kaj praktiko. Noto: Parto de la artikolo aperis en Ĉina Radio Internacia: https://esperanto.cri.cn/recomended2/3842/20220525/759065.html.

Instruu Esperanton al Via Infano, per Mil Unuaj Vortoj de Penelope VOS (Aŭstralio) Probable vi konas Mil Unuaj Vortoj en Esperanto, verkitan de Heather Avery, ilustritan de Stephen Cartwringht kaj eldonitan unue de Usborne, kaj poste de Esperanto-Asocio de Britio. La ilustraĵoj estas ĉarmaj kaj utilaj por instrui bazan vortprovizon taŭgan por infanoj. La libro prezentas nombrojn, adjektivojn kaj verbojn, kaj plejparte substantivojn, kaj povas esti stimulo por komenci konversaciojn en Esperanto, se la plenkreskulo jam scipovas Esperanton kaj havas lertecon pri instruado. Se ne estas tiel, nova rimedo Teach Your Child Esperanto, with Mil Unuaj Vortoj povas transponti la breĉon, por ke ĉiu anglalingva plenkreskulo kaj infano povu uzi Mil Unuaj Vortoj (MUV) por kune lerni utilan nivelon de Esperanto. La libro komenciĝas per klarigo kio estas Esperanto kaj kial ĝi estas bonega unua fremda lingvo, por ke infano kaj plenkreska familiano lernu kune. IPR 2023/231

— página 32 del PDF —

La dua paĝo klarigas Esperantan prononcadon, kaj la tria temas pri prezentado al infano de la agado en maniero, kiu estigas varman rilaton inter la partoprenantoj kaj paroligos ilin ĝenerale, eĉ kiam la libroj ne estas en uzo. Post ĉi tiuj enkondukaj aferoj, ĉiu paĝo prezentas serion de novaj gramatikaj elementoj aŭ esprimoj por uzi kun MUV kaj kreskigi konversacian kapablon. Komence ni simple aldonos „jen” al iu ajn substantivo: „Jen sapo”, „Jen bano”, „Jen bantuko”. Aldonu la vorton „Diru”: Diru „sapo” kaj „Jes” „jes, sapo”. Per tiaj etaj paŝoj kaj ripetado de la funkciaj vortoj la libro fariĝas kaj ludo kaj efika lernilo. „Lecionoj” akumulas por ke ĉiu paŝo estu regebla kaj neniu lernado estu forlasita sufiĉe longe por esti forgesita. (La BEK-kurso de Dennis Keefe uzas similan metodon por instrui al plenkreskuloj, kiun iuj legantoj eble spertis.) Sur la venontaj paĝoj la plenkreskulo kaj infano lernos kiel uzi kaj respondi ĉiujn demandovortojn el la korelativa tabelo kaj uzi prepoziciojn de loko kaj preskaŭ ĉiujn afiksojn de Esperanto. La paĝtitoloj estas: 1. Komencu paroli 2. Unuaj demandoj 3. Kie estas….? 4. Koloroj 5. Aliaj adjektivoj 6. Nombroj kaj kvantoj 7: Kie, ekzakte? 8: Korpo kaj vestoj 9: Vetero 10: Priskribado de homoj 11: Kiu? 12: Agoj 13: Pri la tempo 14: Horloĝoj, trompoj kaj posedo 15: Kiel? 16 Kien ili iras? 17: Havi, ŝati, voli…. 18: Kion fari? 19: Ŝaradoj kaj kialoj 20: Fini Mil Unuaj Vortoj de Usborne estas disponebla en 13 lingvoj kaj proponas similan vortprovizon al lernantoj de iu ajn el tiuj lingvoj. Tamen tiuj aliaj lingvoj bezonus multe pli ol 25 (plene ilustritajn) paĝojn da strukturita konversacio por ebligi al komencantoj akiri la komunikan kompetentecon eblan per Esperanto. Ĉi tiu rimedo tiele sekvas fieran tradicion de etaj rimedoj, kiuj montras kiom bele strukturita estas nia bela lingvo. Ĉi tiu libreto pritraktas du el la unuaj demandoj, kiuj malkuraĝigas lingvolernantojn: Kiu uzos ĉi tiun lingvon kun mi? Ĉu mi estos embarasata paroli kiel komencanto? Nu, ne, ĉar via infano (aŭ nepo aŭ nevino…) estos senkritike feliĉa havi vian plenan atenton, kaj la kurso ebligas progreson laŭ individua prefero de rapideco. Aliflanke, ĝi certe povus esti uzata por grupetoj aŭ klasoj de infanetoj. „Instruu Esperanton al Via Infano” haveblas malmultkoste kiel elektronika libro aŭ laŭpete presita libro de Amazon, kaj disvastiĝos per aliaj platformoj dum 2023. IPR 2023/232

— página 33 del PDF —

Eventa Servo por ILEI-sekcioj kaj ILEI-reprezentantoj de Didier JANOT (Francio) Kio estas Eventa Servo? Eventa Servo ebligas anonci eventojn lokajn, internaciajn, retajn… Eblas ankaŭ aperigi informojn pri Esperanto-organizoj. Ĉiuj Esperanto-organizoj inkluzive ILEI-sekciojn kaj eĉ ILEI-grupojn por landoj, kie ankoraŭ ne estas sekcio, povas krei sian retpaĝon ĉe Eventa Servo. Vizitu la retpaĝaron eventaservo.org. Kiel krei retpaĝon ĉe Eventa Servo pri sia sekcio aŭ grupo? Unue necesas krei individuan konton je sia nomo (klaku la butonon Ensaluti/Registriĝi supre dekstre). Poste iru al la paĝo „Organizo” kaj kondiĉe, ke oni ensalutis, troviĝas butono „Krei organizon”. Klaku kaj elektu nomon! La plej taŭga nomo estas ILEI-Landonomo prefere laŭ skribmaniero de Eventa Servo (ekz. ILEI-Francio) kaj por la nomo kaj por la mallonga nomo. Elektu vian landon en la listo kaj skribu ion en la kadro priskribo. La aliaj kadroj ne estas devigaj. Klaku la butonon „Registri”! Nun via organizo havas retpaĝon kun retligilo. Ne atendu por krei la retpaĝon de via sekcio aŭ grupo: tuj faru ĝin! Post kreado de la retpaĝo eblas ŝanĝi kaj plibonigi la tekston kaj aldoni aliajn informojn klakante la butonon „redakti”. Eblas ankaŭ aldoni aliajn administrantojn kaj krei eventojn nome de la organizo. Kion meti en la kadron priskribo? Vi kreis la retpaĝon de via sekcio: gratulon! Nun necesas plibonigi kaj regule ĝisdatigi ĝin. Bona solvo estas, ke tie troviĝu: – unua parto en Esperanto por informi esperantistojn el la lando pri la sekcio, ĝia agado, inviti al membriĝo kaj informi kiel membriĝi, – dua parto en nacia lingvo por informi neesperantistajn instruistojn, kiuj interesiĝas pri la afero. Do la du partoj ne estu originalo kun traduko, sed du malsamaj tekstoj por du malsamaj publikoj. Gravas ke troviĝu informo por kontakti iu(j)n, ekzemple la sekciestron, reprezentanton aŭ alian respondeculon. La ligilon de via retpaĝo vi diskonigu en via landa E-movado kaj al neesperantistaj instruistoj kaj interesiĝantoj. IPR 2023/233

— página 34 del PDF —

Jen ekzemplo pri ILEI-Francio: eventaservo.org/o/ILEI-Francio Kiu faru? Pli bone zorgu pri tio la sekciestro aŭ la reprezentanto, sed povas ankaŭ esti alia estrarano de la sekcio, aŭ kunlaboro inter pluraj homoj. Por helpo aŭ konsiloj kontaktu didier.janot@gmail.com.

Novaĵoj INSTRUISTA TREJNADO en kunlaboro de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, Edukado.net kaj ILEI La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) Edukado.net kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la necesajn konojn kaj lertojn por instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko. La kursaro necesigas partoprenon unufoje en la surloka intensa semajna sesio en Pollando (09-15.09.2023). La sekvaj sesioj okazos rete: du semajnfinaj renkontiĝoj en 2023, 4-taga sesio en februaro 2024 kun aldona ekzameno, kaj denove du semajnfinaj sesioj printempte de 2024. Inter la retaj sesioj la partoprenantoj laboros hejme pri la ricevitaj taskoj, uzante ankaŭ la retejon de Edukado.net kaj konsultiĝos kun la kursgvidantoj. Por fini la studojn necesos pretigi finlaboraĵon pri metodika temo, kies prezento kun la fina kompleksa (teoria kaj praktika) ekzameno okazos en septembro 2024. Aliĝantoj ricevos movadan-diplomon pri instruista trejnado. La trejnado estas specialiĝo de la 3-jaraj postdiplomaj interlingvistikaj studoj, kio signifas, ke temas pri la plej altnivela instruista trejnado, responda al la universitataj programpostuloj, kun teoria bazo kaj praktiko. Kondiĉoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri Esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de esperanta kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno). Partoprenkotizo: A-landoj: 300 EUR, B-landoj 150 EUR por unu semestro. Por pliaj informoj kontaktu: interlin@amu.edu.pl aŭ ikoutny@amu.edu.pl. Limdato: 15.08.2023. La aliĝbutono troviĝas fine de la paĝo. Elŝuteblaj informiloj kaj reklamiloj estas ĉi tie: https://edukado.net/trejnado. IPR 2023/234

— página 35 del PDF —

„Esperanto per rekta metodo” La lernolibro „Esperanto per rekta metodo” jam aperis en 45 lingvoj: la angla (vd surfote), araba, armena, bulgara, ĉeĥa, ĉina, dana, finna, franca, germana, greka, hindia, hispana, hungara, indonezia, irlanda, islanda, itala, japana, korea, kroata, kurda, latina, latva, litova, luksemburga, nederlanda, norvega, persa, pola, portugala, brazila portugala, rumana, rusa, serba, slovaka, slovena, sveda, taĝika, taja, tajvana, turka, ukraina kaj vjetnama (kaj ankaŭ nur en Esperanto). Vidu la recenzon pri ĝi en uea.facila – https://mallonge.net/rekta\_metodo de Anna Löwenstein, kiu gvidas laŭ la angla versio de la lernolibro retajn kursojn en Britio. La aŭtoro, Stano Marček, pretas donaci (resp. kontraŭ libervola mondonaco) al diverslandaj kursgvidantoj retajn versiojn de la lernolibro en pdf-formato en iliaj lingvoj, por libera uzo en la retaj kursoj. Interesiĝantoj povas skribi al li: redakcio@gmail.com. Utho Maier, direktoro de la Germana E-Biblioteko en la germana urbo Aalen (https://eo.wikipedia.org/wiki/Germana\_Esperanto-Biblioteko), kunlabore kun Stano, kreis novan retan paĝon mallonge.net/lernu, en kiu estas libere elŝuteblaj la angla versio de la lernolibro en pdf, 500 Instruaj Bildoj por instruistoj en pdf kaj modele voĉlegitaj tekstoj de la lernolibro en mp3. (Krome tie troveblas pluraj materialoj pri la lernolibroj kaj metodikaj helpiloj de Stano Marček.)

La danuba regiono refortigas sin – precipe pri kursoj En marto, la landoj de la Danubo finfine renkontiĝis rete por kunlabori. Praktike, tiu kunlaboro signifas okazigi kursojn. SMG volontulis arigi informojn pri kursoj, ĉefe retaj, en la regiono. Ĝis nun mi havas raportojn el Serbio kaj Rumanio, kaj alvokas informojn de la pliaj balkanaj landoj (Bulgario, Hungario, Slovakio). La verkanto mem loĝas ene de unu IPR 2023/235

— página 36 del PDF —

kilometro de Danubo. La regiono malfortis tra dudeko da jaroj, tre ĝojiga estas la nuna spontana revekiĝo. La regiono ja enhavas estraranon de UEA, s-inon Aurora Bute, kiu rolas kiel kontaktpunkto de UEA kun ILEI.

EKO-komunikoj servadas al ILEI Jam aperis dudek komunikoj en la nuna jaro. Ĝi regule konigas informojn pri ILEI, kiu dekomence estas partnero kun EKO. Informoj de ILEI por EKO ĉiam bonvenas, precipe se bone redaktitaj, maturaj por uzo. ILEI figuris en la komunikoj 1 (1-a de jan), 2, jan 4, (Juna Amiko), 7, 10, Feb 14, (VEKI), kaj 12. [NdlR: por la komunikoj ni kreis rubrikon en la retejo de ILEI: https://www.ilei.info/agado/EKO.php\]

AMO-seminarioj sojlas je la centa Jam okazis 99 seminarioj kaj la centa okazos hibride en la 20-a de junio en Tiszafüred, Hungario. Ni jam sendis pli detalan demandaron en EKO 20 (apr. 7), por la reta diskutado, kies celo estas ĉefe planado por la estonteco. Ni nun provas orgnanizi AMO-seminariojn AMO 101 (en Latvio) kaj AMO 102 (Italio, kun seminario en novembro antaŭvidita en Kroatio.) Aliaj proponoj bonvenas. Stefan MACGILL, Hungario

INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez., dumtempe pluservanta ĝis la venonta elekto) Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Simon Smits, Nvard Manveljan. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Kristin Tytgat, Vicente ManzanoArrondo, Radojica Petrović, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 15) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/.

IPR 2023/236

— página 37 del PDF —

Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983. Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la retpaĝon de UEA. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Fernando Pita. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Albert Stalin Garrido. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Ahmad Reza Mamduhi. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): prez. Nedeljka Ložajić, nedeljkalozajic@gmail.com. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj) UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Alessandra Madella, a.madella@tiscali.it, Didier Janot, didier.janot@gmail.com, Emmanuel Desbrières kaj Maximiliano Garcia. kaj aliaj Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 25 € en A-landoj kaj 12,50 € en B-landoj, kun ricevo de 4 paperaj kaj bitaj numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj kaj 6,25 € por la B-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera (kune kun la bita) kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA bita kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Lando-kategorioj: B-landoj: iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.), Afriko, Ameriko (escepte de Usono kaj Kanado), Kiribati, PapuoNov-Gvineo, Solomonoj, Vanuatu en Oceanio. A-landoj: ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Karine ARAKELYAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, Erevan, 0010, Armenia, ilei.kasisto@gmail.com. Bv klare indiki la celon de via pago.

IPR 2023/237

— página 38 del PDF —

a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: ING Bank N.V., kontonumero: 4676855, IBAN: NL55 INGB 0004 6768 55, BIC/SWIFT: INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la sekciestro alvenos al ILEI kune kun tiuj de la aliaj membroj de la sekcio. Vi jam estos en la sekcia listo kaj ne devos mem sendi la aliĝ- aŭ la abonformularon. c) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Se vi ne mem posedas UEA-konton, por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (kontonumero: 378964; IBAN: NL72 INGB 0000 3789 64; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Se vi ne estas en la sekcia listo, bonvolu mem sendi la aliĝ- aŭ la abon-formularon (aliĝilo: https://www.ilei.info/Aligxilo.pdf; abon-formularo por Juna Amiko: https://www.ilei.info/Juna\_Amiko.pdf). Vian retaliĝilon sendu al la membroprizorganto Hamzeh Shafiee: hamzeho@gmail.com kaj samtempe al ILEI-kasistino Karine Arakelyan: ilei.kasisto@gmail.com. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEAkonto al la ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 30 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub la numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Torhoutsesteenweg 453/0003, BE-8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE: Olena Poshivana, olenaposivana@gmail.com. Redaktora noto: la ĝisnuna, limigita retejo de IPR (https://www.ilei.info/ipr/) baldaŭ ĉesos funkcii. Anstataŭ ĝi ni kreis pli ampleksan arkivon ene de la retejo de ILEI. Ĝia aktuala adreso estas https://www.ilei.info/revuoj/ipr-arkivo.php. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de aprilo 2023, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aŭgusto 2023.

IPR 2023/238

— página 39 del PDF —

Kursfinintoj en la 8-a Afrika Kongreso (vd. p. 15)

Vjaĉeslav Ivanov kaj Espoir Kasati en Dakaro (vd. p. 15) IPR 23/239

IPR 2023/3

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 53 – trimonata

2023/3 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Ahmad Reza Mamduhi Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Cosetta Bernardi Rob Ebenau Alessio Giordano Gong Xiaofeng (Arko) Marija Jerković Aranka Laslo Blanka Laslo Stefan MacGill Alessandra Madella Danijela Petrović Radojica Petroviĉ Svetlana Pogorelaja Ahmad Reza Mamduhi Cesco Reale Jovan Zarkoviĉ

Impresoj pri nia Kongreso (p.7)

— página 2 del PDF —

ENHAVO Enkonduko (Ahmad Reza MAMDUHI) …………………………………………………………… 3 Ahmad Reza MAMDUHI: ILEI-kongreso 2023: la plej hibrida kongreso! …………… 4 Impresoj pri la ILEI-kongreso (Danijela PETROVIĆ kaj Blanka LASLO) ……………… 7 Instruista trejnado pri interkultura kompetento (Radojica PETROVIĆ) ……………….. 7 Alessandra MADELLA: Pri Sgrafitoj de MA-GA-Filmoj ………………………………….. 10 Alessandra MADELLA: Pri Virina Agado kaj la Kongresa Temo …………………….. 12 Erasmus+ por ILEI: Alvoko el Serbio (R. PETROVIĆ, A. LASLO, J. ZARKOVIĈ) …. 16 Superrigardo pri inkluziva lingvaĵo (II.) (Cesco REALE, Alessio GIORDANO)……. 19 El la landoj kaj sekcioj (CN, IT, HR, RS, UA) ……………………………………………… 25 AMO, EKO kaj dissendo de instruhelpiloj (Stefan MACGILL) ………………………… 31 Malkovru, lernu kaj uzu Esperanton kun uTalk! (Rob EBENAU) …………….. 32 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ………………………………………………………….. 36

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9, K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. Farid-Afshar, Kh.Vahid Dastgerdi, Tehran-1916613514, Irano. Tel. +98 9122115419 (Telegram, WhatsApp). <mamduhi@gmail.com>. Universitata agado, ekstera komunikado kaj varbado, observanto kaj komitatano A ĉe UEA. Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. +7 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Estrarano pri financoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio. ilei.kasisto@gmail.com (financoj). Tel.+374 55 279906 (Viber, WhatsApp), <karinko_arm@mail.ru>. Ekzamenoj. Vic-prezidanto: Alessandra MADELLA, via Prampolini 8, IT-43122 Parma, Italio, Tel. +39 0521 785582, <a.madella@tiscali.it>. Lerneja, universitata, scienca, landa kaj regiona agadoj (Orienta Azio), ekstera komunikado kaj varbado. Estrarano pri kongresoj: Laura BRAZZABENI, via San Filippo 52, IT-58031 Arcidosso (GR), Italio. <laura.brazzabeni@gmail.com>. Tel. +39 3286461063 (WhatsApp). Lerneja agado. Estrarano: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel. +385 981771741. <mjerkovic@net.hr>. Lerneja kaj landa agadoj. Estrarano: Fernando PITA, Estr. Cel. Vieira 134, bl 3, ap 402; Irajá; Rio-de-Ĵanejro cep 21220-310, Brazilo. <magisterpita@gmail.com>. Tel. +55 21 98863-3854 (Telegram,WhatsApp). IPR, universitata kaj scienca agadoj, observanto ĉe TEJO. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Tel. +381 64 8525321 (Viber, WhatsApp, Telegram). Eduk-projektoj, universitata agado, instrukapabligado.

IPR 2023/32

— página 3 del PDF —

Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1

AdE – Akademio de Esperanto

Sur la titolpaĝo: Impresoj pri la ILEI-kongreso (vd la artikolon de Danijela Petrović kaj Blanka Laslo sur p. 7) Dorskovrile: Grafikaĵoj de Alessandra Madella por la filmo Sgrafitoj (vd. p. 10)

Enkonduko Karaj legantoj, Alia ILEI-kongreso okazis sukcese, kaj unuafoje hibride, t.e. kaj ĉeeste kaj virtuale. Feliĉe dum la lastaj jaroj – „danke al” la pandemio – ni multon lernis por pli facile kaj pli efike utiligi la virtualan spacon. Tiel, ke nun, kiam ni povas reiri al la tradiciaj nurĉeestaj kunsidoj, ni ne emas forlasi la egajn avantaĝojn, kiujn dediĉis al ni la interreto. Ni fieru, ke ILEI okazigis la plej hibridan grandskalan kongreson en Esperantujo. Laŭ mi, la hibrideco multe pli alirebligas niajn kongresojn, ĉar pere de tio nun: 1. Tiuj, kiuj povas partopreni fizike en la kongresoj, ankoraŭ ĝuivas la ĉeestan kontakton kun siaj samideanoj tute senpere kiel antaŭe. 2. Tiuj, kiuj kial ajn ne povas tion fari, kapablas tre facile – kaj ege malmultakoste – aliĝi virtuale al la kongresoj kaj partopreni en ili ankaŭ aktive, t.e. prezentante siajn prelegojn kaj/aŭ liverante siajn komentojn kaj demandojn reage al la prezentaĵoj. 3. Tiuj, kiuj kiel ajn ne povas aliĝi al la kongresoj eĉ virtuale, povas pli poste ĝui multajn programerojn de la kunvenoj per spektado de iliaj registraĵoj – kaj eĉ esprimi siajn komentojn kaj demandojn sube de la registraĵoj. Sur pli ol 10 unuaj paĝoj de tiu ĉi numero vi legos pri la avantaĝoj kaj fruktoj de la nova kongreso de ILEI el diversaj vidpunktoj. Mi kredas, ke future la kvalito kaj la sento de la virtuala partoprenado iĝos eĉ pli kaj pli proksimaj al tiu de la fizika – tamen ankoraŭ la ĉeesta partopreno certe konservos sian unikan econ: „homoj kun homoj!”

Ahmad Reza MAMDUHI IPR 2023/33

— página 4 del PDF —

ILEI-kongreso 2023: la plej hibrida kongreso! de Ahmad Reza MAMDUHI (Irano) Feliĉe nia Kongreso en 2023 (kiu okazis ekde la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto) probable estis la plej amplekse hibrida kunveno en tia skalo almenaŭ en Esperantujo. Plimultaj programeroj de la Kongreso okazis hibride, tio signifas, ke kongresanoj povis partopreni kaj prelegi en ili kaj ĉeeste kaj virtuale, dum ĉiudirektaj demandoj-kaj-respondoj estis relative facile eblaj. Ja ankoraŭ multon ni povas lerni, plibonigi kaj progresigi, tamen laŭ mi eĉ la jamaj atingaĵoj kaj lertoj estas sufiĉe kontentigaj ankaŭ por la virtualaj kongresanoj, kiuj divers-kiale/kiele ne povis/sukcesis ĉeesti la grandiozan kunvenon – kaj kiuj multege malpli elspezis tempe, energie kaj ekonomie. Proksimumaj statistikoj pri la eroj de la ILEI-kongreso 20231 La nombro de

Ĉeestaj programeroj

Dato en 2023

Kurssesioj

Koncerto, muzikprogramoj

Ekskursoj

Aliaj programeroj

6-a de aŭg. 7-a de aŭg. 8-a de aŭg. 9-a de aŭg. 10-a de aŭg. 11-a de aŭg. Sumo

1 2 2 0 2 2 9

1 1 1 0 2 1 6

0 1 2 2 1 0 6

0 2 3 0 3 4 12

Hibridaj programeroj Aliaj programeroj

Sumo

8 11 17 0 14 8 58

10 17 25 2 22 15 91

Kiel videblas kaj vidindas sur la supra tabelo: 1- La kolumnoj Kursoj, Koncertoj kaj muzikprogramoj kaj Ekskursoj nun aŭtomate aŭ senpripense taksiĝis kiel nur-ĉeestaj programeroj, malgraŭ tio, ke jam de jardekoj aldone ili okazas ankaŭ virtuale kaj eĉ tre sukcese – kaj ree eĉ en nia Esperantujo! Ekz-e rememoru interesajn ekskursojn kadre de la antaŭaj virtualaj UK-oj kaj ILEI1

Kiel okazas en preskaŭ ĉiuj (grandaj) Esp-kunvenoj, kelkaj programeroj ŝanĝiĝis dumkongrese, sed tiujn mi ne observis, ĉar mi preparis la tabelon simple nur surbaze de la Kongres-programo, kiu restis senŝanĝa en la retejo de la evento: https://2023.kongreso.org/ILEI\_chefa.php

IPR 2023/34

— página 5 del PDF —

kongresoj (VK-oj kaj VEKI-oj). Mi certas, ke estontece ankaŭ tiaj programeroj tute nature fariĝos hibridaj kaj ege pli interesaj: por momento imagu tiajn ekskursojn, dum kiuj malĉeestaj partoprenantoj demandadas la ĉeestajn pri la vidindaĵoj kaj iliaj proprecoj – kaj tion, ke ankaŭ ili mem povas (komparante) prezenti sia-lokajn vidindaĵojn kaj kutimojn ree al la ĉeestaj kongresanoj! 2- Se ne (en)kalkuli la suprediritajn kolumnojn, en nia Kongreso 58 programeroj okazis hibride (83%) dum nur 12 okazis nurĉeeste (17%)! El inter la estraranoj de ILEI, bonŝance kelkaj partoprenis ĉeeste kaj kelkaj virtuale, do ni povis havigi niajn spertojn unu al la alia por pli bone plani kaj okazigi la estontajn kunvenojn hibride. Mi estis inter tiuj, kiuj partoprenis en la Kongreso virtuale, kaj preskaŭ ĉiam ĉeestis la Kongreson, kiam kaj kie programero ĝuis hibridecon. De tempo al tempo ja ekestis teknikaj problemoj por (bone) aŭdi kaj/aŭ paroli dum tiu aŭ alia kongresero, sed la plejmultaj partoprenadoj estis sukcesaj kaj interagaj.

Mi kredas, ke alia grava avantaĝo de virtualeco/hibrideco de kunvenoj estas tio, ke registrado de la programeroj povas okazi relative facile kaj per ne tre multaj aliaj rimedoj. Tiel, post la kongreso ni povis/as ege facile kaj iompost-iome publikigi multajn prelegojn kaj alispecajn kongreserojn en nian jutuban kanalon (https://www.youtube.com/\@EsperantoEdukadoILEI) por ĉies spektado. Tuja videto al la retejo montras, ke plejmultaj registraĵoj jam ĝuas altnombrajn vidojn kaj ŝatojn – kaj tio fakte povas daŭri plu kaj pli kreski por ĉiam. Mi bone memoras, ke jardekojn antaŭe, kiam mi ekspertis ĉeeste ege interesajn kongreserojn, mi vere miras, kial oni ne registras ilin IPR 2023/35

— página 6 del PDF —

por postaj publikigadoj kaj spektadoj: treege domaĝe valorega prelego de granda esperantisto aŭskulteblis nur unufoje kaj nur por limigita nombro de spektantoj – tiuj, kiuj povis ĉeesti la koncernajn UKon kaj prelegon. Ege maloftis eĉ pliposta teksta reproduktado de tiaj valoregaĵoj. La retejo de la Kongreso – https://2023.kongreso.org/ILEI\_chefa.php – estas daŭre alirebla por ĉiuj – kaj espereble ĝi restos tia por ĉiam. Mi esperas, ke en la reteja Programo de la Kongreso multaj titoloj de la kongreseroj fariĝos ligiloj, per kies simpla klako oni povos ek-spekti la registraĵojn de la programeroj. Ideale, sub ĉiu registraĵo estos loko por diversaj komentoj cele al ekigo kaj daŭrigo de konstruivaj diskutoj kaj fine (el)trovo de vojo por ekstrakti/ekspluati ion utilan kaj progresigan el la prezentaĵo. Do, tiel, niaj kongresoj ĉiesigante interesajn nov(ig)ajn pedagogiajn materialojn, jam havas multon kaj por ĉeestaj kongresanoj (fizike), kaj por forestaj aliĝintoj (virtuale), kaj por nekongresanoj (registrite)!

Seminario pri „Interkultura kompetento” en hibrida formo. Projekto Erasmus+ KA2. Fina foto kun la partoprenantoj ĉeeste kaj rete En tiu ĉi numero de IPR vi trovos kelkajn materialojn pri la ĉi-jara Kongreso, do mi ne tro longigas la mian per listigado kaj priskribado de la kongreseroj – aparte ĉar jam en la supre menciita Programo de la Kongreso per simpla klako sur Detaloj de ĉiu kongresero vi povas facile legi priskribon de la prezentaĵo kaj biografieton de la prezentinto. Bonegan legadon! IPR 2023/36

— página 7 del PDF —

Impresoj pri la ILEI-kongreso Ni havis la bonŝancon partopreni en la 56-a ILEI-kongreso, kiu okazis en Lignano Sabbiadoro, Italio. Por Danijela ĉi tiu kongreso estas la unua en ŝia ĝisnuna, mallonga Esperanta vivo, ĉar ŝi komencis lerni Esperanton en februaro 2022. Por Blanka ĝi estis la dua ILEI-kongreso. Krome, Blanka estis akompananto de la blinda esperantistino Danijela. Nian partoprenon kaj vojaĝon ebligis subvencio de Erasmus+ al la KA1projekto de Serbia E-Ligo (SEL). Krom ni, venis ankoraŭ 3 aliaj membroj de SEL, kiuj partoprenis en la samtempa IJK, kaj 2 instruistoj sekvis la ILEIkongreson rete. La plej grava programero por ni estis la Trejnseminario por instruistoj kun la ĉeftemo „Interkultura kompetento”, gvidata de elstaraj profesiaj prelegantoj el diversaj landoj. La temo estis tre interesa, ege grava kaj stimula por ĝenerala progreso en la vivo kaj en homa interkompreno. Dum la prelegoj kaj ekzercoj la partoprenantoj interŝanĝis siajn diversajn spertojn kaj ankaŭ diskutis pri homaj kondutoj kaj pri imagitaj situacioj, en kiuj montriĝas interkulturaj diferencoj. La tuta semajno estis tre amuza kaj dinamika, ĉar ni ĝuis multajn programojn, kiel: trinkomanĝa nokto, koncertoj de JoMo kaj de Ĵomart kaj Nataŝa, popoldancoj kaj korea kaligrafio. Ni ekkonis multajn novajn amikojn, ĉefe el Italio, Germanio, Albanio, Rusio, Svislando kaj Koreio. La tuta kongreso havis ege specialan etoson, ĉar oni povis kompreni unu la alian pere de la internacia lingvo Esperanto. La homoj estis agrablaj kaj tiun memoraĵon ni gardos en niaj koroj. Danijela PETROVIĆ kaj Blanka LASLO, el Serbio

Instruista trejnado pri interkultura kompetento La hibrida ILEI-kongresa trejnseminario „Interkultura kompetento” daŭris kvar tagojn po tri horoj, entute 12 horojn. Ĉiutage partoprenis averaĝe 35 personoj en la seminariejo kaj 5 perrete el 23 landoj – ekde Kanado kaj Usono okcidente, ĝis Japanio kaj Indonezio oriente. IIE (Itala Instituto de Esperanto) kaj ILEI eldonis 37 partopren-atestilojn al tiuj, kiuj partoprenis minimume ¾-e, respektive 9 horojn. Prelegis Duncan Charters, Renato IPR 2023/37

— página 8 del PDF —

Corsetti, Vicente Manzano-Arrondo (Viko), Latifou Gbadamassi kaj John Magessa. Radojica Petroviĉ kunordigis neĉeeste, Laura Brazzabeni kaj Francesco Maurelli surloke stiris la programon. La partoprenantoj kontribuis vigle kaj abunde per siaj demandoj kaj rakontoj. Duncan Charters enkondukis la seminarion per para ekzerco, en kiu la partoprenantoj duope interŝanĝis siajn spertojn, pozitivajn kaj negativajn, el interkulturaj renkontoj, kaj poste buŝraportis siajn konstatojn al la tuta grupo. En sia prelego li analizis la bazajn konceptojn kaj principojn de interkultura komunikado, la ses evoluŝtupojn de interkultura sentivo laŭ Milton Bennett2, kaj la bezonon kaj vojojn de edukado al interkultura kompetento. Li turnis la atenton al komunike esencaj sintenoj kaj al dominaj komunikproblemoj, kaj diskutis la karakterizajn trajtojn kaj bazajn postulojn de interkultura komunikkompetento. Ĉio tio havas specifan signifon en Esperanto-komunumo. Kion pri kulturaj normoj por Esperanto? Ĉu la esperantistoj reale vivas siajn idealojn? Aŭ ĉu ili tendencas minimumigi la diferencojn? Serĉante ĉiam tion, kio unuigas, kio estas komuna, oni povas neglekti la kulturajn diferencojn anstataŭ rekoni, kompreni kaj praktike alfronti ilin. Ĉu ekzistas universalaj valoroj, validaj en ĉiuj kulturoj, ekzemple: amo, vero, justeco, libereco, unueco, respondeco, respekto al la vivo? Renato Corsetti donis la historian perspektivon al la kultura imperiismo kaj ĝia evoluo tra epokoj kaj regionoj ĝis la hodiaŭa situacio kaj la pozicio de esperantistoj en ĝi. Konsiderante la profundan diversecon de kulturaj fonoj, el kiuj venas la membroj de la Esperanto-komunumo, li emfazis la demandon ĉu unika Esperanto-kulturo eblas. Li sugestis negativan respondon. Viko parolis pri homaj kondutoj kaj klarigis erojn de kohera homa agado kaj sinteno. Kun siaj filino Gabriela kaj kunlaborantino Unika li organizis interagan atelieron, en kiu la partoprenantoj renkontigis sin kun siaj verŝajnaj kondutoj („kion vi farus, se …”) en tri imagitaj situacioj: ● ● ●

Problemsolvado en grupa laboro Konduto de plenkreskuloj renkonte kun infanoj Kiel vi agus, se vi vidus homon, kiu faras fiaĵon antaŭ via hejmo?

2

IPR 05/3, p. 17-18 (Edukado pri diverseco), rete: https://drive.google.com/file/d/15ZImfSfYWKagAH\_b2ym99LI0e9Oz2Zxq/view

IPR 2023/38

— página 9 del PDF —

kaj poste povis trapensi siajn reagojn en la perspektivo de diversaj tipoj de kondutoj. La partopreno de la okjarulino Gabriela donis la intergeneracian dimension al la interkultureco: kiel la infanoj perceptas kondutojn de plenkreskuloj. La kore-devena Unika prezentis siajn interkulturajn spertojn kaj alkutimiĝojn en Japanio kaj Hispanio. Afrikaj partoprenantoj unua-aŭde eĉ ne komprenis la vorton priskribantan la fiaĵon en la tria imagita situacio. En iliaj kulturoj la hejmo estas tiom grava kaj respektata loko, ke tian fiaĵon antaŭ ies hejmo oni simple ne faras. La prelego de Latifou Gbadamassi pri afrikaj kuiriloj kaj de John Magessa pri Tanzania kulturo inspiris diskuton pri diverseco de manĝkutimoj kaj aliaj tradiciaĵoj. Ne planita elemento de interkultura komunikkompetento, tamen praktike alfrontita dum la seminario, rilatis al la teknika kulturo: Kion vi faras, se dum hibrida (ĉeesta kaj perreta) kunveno la retkonekto lamas? Aŭ, kiel vi kondutas, se la retaj partoprenantoj sidas en diversaj tempozonoj, venas el diversaj sociaj tavoloj kaj posedas diversnivelajn teknikajn rimedojn kaj lertojn? Tuŝitaj sed ne traktitaj dum la seminario estis temoj de pluplanoj kaj bezonoj de edukado al interkultura kompetento en niaj rondoj, ekzemple: ● ● ● ● ●

Evoluigo de la interkultura edukado, trejnado de trejnistoj, Oferto al aliaj internaciaj organizoj, La roloj de UEA, ILEI, TEJO, Interkultura manlibro por esperantistoj, Interkultura retpaĝaro kiel instruilo kaj edukilejo.

Organizita enkadre de projekto de Itala Instituto de Esperanto kun aliaj partneroj, subvenciata el Erasmus+, ĉi tiu seminario prezentas bonan modelon por venontaj aranĝoj samcelaj. La unua el ili estas planata por Aŭgusto 2024 en Serbio kun aprobita subvencio de Erasmus+ (vidu la paĝon 16 de ĉi tiu numero). Alia partnera projekto povus plani interkulturajn manlibron kaj retpaĝaron kiel siajn produktojn. Radojica PETROVIĈ (Serbio)

IPR 2023/39

— página 10 del PDF —

Pri Sgrafitoj3 de MA-GA-Filmoj de Alessandra MADELLA (Italio) Sgrafitoj, la nova filmo de MA-GA-Filmoj, premieris dum la 56-a ILEIkongreso ĉe Linjano Orsabla (Lignano Sabbiadoro) en Italio en aŭgusto 2023. MA-GA-Filmoj kunigas la komencliterojn de la familiaj nomoj de siaj kreintoj, Maximiliano Garcia kaj mi. Ĝi naskiĝis je la fino de 2022 por krei originalajn filmojn en Esperanto, kunmetante la pasion de Max por arta aŭ etnografia fotado kaj la mian por animacio. Nia unua filmo, la Silka Vojo, temas pri la naci-malplimultoj de la ĉina Xinjiang kaj spekteblas en sia integreco en la jutuba kanalo Esperanto + Edukado ILEI (https://www.youtube.com/watch?v=fYWUwtqeArI). Ĝi montras precipe la ujguran kulturon de tiu landlima provinco per intensaj kaj signifoplenaj portretoj de homaj vizaĝoj, fotitaj de Max Garcia dum sia vojaĝo tien antaŭ dudeko da jaroj. La komenca animacio pensigas al ni pri la signifo de la Silka Vojo, tra kiu historie pasis ne nur silkaĵoj, sed ankaŭ dancoj, muzikoj, bildoj, komercaj praktikoj kaj religioj. La kuraĝigaj reagoj – interalie de Humphrey Tonkin kaj de samideanoj el Uzbekio — estis sufiĉe multaj kaj varmaj, por ke ni decidu daŭrigi tiun ĉi aventuron. Sgrafitoj estas la dua frukto de nia kunlaboro. Ni ambaŭ havis la senton, ke temas pri grava projekto kaj ke pli da tempo estas bezonata por ĝia kreado, ankaŭ por digne kontribui al la naskiĝo de nova kinarto originale en Esperanto. Kvankam ni komencis jam en 2022 tuj post La Silka Vojo, ni finis la laboron nur fine de junio 2023. La unua ideo venis al Max trarigardanta siajn arkivojn. Inter la miloj da fotoj, kiujn li faris dum jardekoj en la tuta mondo, multis la sgrafitoj. Ofte ne temis pri „belaj” artaĵoj, sed pri signoj de protesto. Tra la tuta mondo la formoj ofte ripetiĝis kaj estis reago al similaj problemoj, kio montras preskaŭ konscion serĉantan komunan lingvon por trovi esprimon. De la akvo-krizo al militoj, de la problemoj de studentoj kaj laboristoj al la kreskanta teknologia kaj komunikila kontrolado, ĉio kritike aperas sur niaj muroj. Ni estis kaptataj de la publika aspekto de tiuj mur- kaj strat-pentraĵoj, sed samtempe de ilia ofta mallongdaŭro kaj fademo. Se estas prahistoriaj ekzemploj, kiuj pluvivis dekmilon da jaroj, aliaj estas forlavitaj 3 Noto: «Sgrafitoj» estas alternativa formo por «grafitioj», kiu troviĝas en la italaEsperanta vortaro de Carlo Minnaja.

IPR 2023/310

— página 11 del PDF —

pro sia enhavo, formanĝitaj de atmosferaj elementoj aŭ blankigitaj por novaj projektoj, kiel okazis al la bela „arkoponto iĝanta ŝipo” sub fervoja ponto de Parmo, kiu fermas la filmon.

Sgrafitoj de chesta grupo de Dennis Komence ni pensis pri Sgrafitoj kiel la enkonduka parto de pli ambicia projekto, kiu dokumentu la vivon de kelkaj mur-artistoj en malsamaj partoj de la mondo. Sed fine ĝi ensorbis tiom multe da niaj energio kaj atento, ke ĝi iĝis la projekto mem, ankaŭ dank’ al la fakto, ke multaj artistoj, kiujn ni kontaktis, donis al ni la permeson uzi iliajn verkojn. La ĉina pentristo Hao Fang Yuan (Atman One) sendis al ni sian ideogramon „unu” en la ĉina lingvo, dum la juna uzbeka sgrafitisto Inkuzart donis al ni la permeson uzi plurajn el liaj engaĝitaj artaĵoj, de ujguro simbole sin mortiganta per benzinpumpilo al Mona Lisa kun kontraŭ-kovima masko. Gloria Grau Ruiz kaj Marisol Caldito aldonis virinan vidpunkton, al kiu aludas la belaj sirenoj je la fino per sia trankvila forto kaj la imago de diversaj vivo-ebloj. La plej grava kontribuo estis, tamen, de Miguel Herberg, fama reĝisoro de engaĝitaj dokumentaj filmoj kaj iniciatinto de la animacia projekto de la „Kungfua IPR 2023/311

— página 12 del PDF —

Kunikleto”. Li grandanime donis al ni la rajton uzi liajn fotojn pri la Muro de Berlino kaj per sia ĉeesto instruis tutan kurson de muntado al Max Garcia. Tio videblas en la kontinueco de similaj temoj kaj en la pensigaj rilatoj inter ili, kiujn la publiko de Linjano unuanime notis. Li ankaŭ prezentis al ni la vidvinon de sia amiko Julian Pacheco, kiu realigis la sgrafitojn en la tombejo de Montmartre kaj „inventis” murpentradon kiel artan formon. Mi referencas al li en la enkonduka animacio, kie mi reprenas lian tre buntan version de la pafado de Goya. Kiel ekzilito de la Frankisma Hispanio, Pacheco uzis fortajn kolorojn kritike, kiel reagon al la blank-nigra vivo, al kiu la dekstrula politiko kondamnis lian denaskan landon. Sed grava kontribuo al nia filmo venis ankaŭ de esperantistoj. Fakte, dum du monatoj la juna ĉina samideanino Wei NingNa vizitadis la EsperantoPlaĝon, intensivan kurson de Dennis Keefe proksime de la urbo Valencio en Hispanio. Kaj Max Garcia akompanis ŝin tien, ĝuante ties etoson. Dennis kaj la loka grupo prezentis al ili la plaĉan urbeton Cheste, kie la internacia lingvo tradicie tre fortas kaj kie troviĝas bela sgrafito pri „Esperanto…lingvo por la homaro, kaj por la paco inter la popoloj de la mondo”. Tiu foto ne nur ideale enmetas nian filmon en la historion de Esperanto-instruado, sed ankaŭ ebligas al ni fortigi la utopian sencon de nia konkludo, montrante kiel komuna egaleca lingvo povus kune pensigi kaj realigi pli sencoplenajn formojn de vivo.

Pri Virina Agado kaj la Kongresa Temo Organizis la parton de la kongresa temo Laura Brazzabeni kaj mi (Alessandra Madella), kiu sole zorgis pri la parto de virina agado. La kongresa temo „La instruado de Esperanto en lernejoj” estis tute kerna por la celoj de ILEI. Kadre de ĝi, Emmanuel Desbrières, Peter Grebc kaj Elena Nadikova prelegis pri la koresponda kaj interŝanĝa sperto de siaj gelernantoj inter Francio, Slovenio, Rusio kaj Ĉinio, kaj Didier Janot gvidis la duan forumon por lernejaj instruistoj, en kiuj multaj partoprenis kunpartigante siajn spertojn kaj opiniojn. Nina Daniljuk trairis la historion de la instruado de Esperanto en Ukrainio, fokusiĝante precipe pri universitata agado kaj siaj nuntempaj tradukaj projektoj, siavice Massimo Ripani analizis siajn spertojn de instruado al ukrainaj rifuĝintoj en italaj lernejoj. Mihai IPR 2023/312

— página 13 del PDF —

Trifoj prezentis sian tutfreŝan aŭtobiografion, kie li rakontas interalie pri sia partopreno en la instruaj projektoj „Fundapax” kaj „Interkulturo”, dum Mónika Molnár rakontis pri sia aktiva instruado de Esperanto en la Lernejo de la Granda Ursino en Svislando kaj pri la elstaraj rezultoj de siaj lernantoj. Mirejo prezentis manierojn efike uzi la broŝuron „Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano de la mondo”, kaj Mirella De Martini rakontis siajn italajn spertojn ĉi-rilate. Siavice, Laura Brazzabeni, Brunetto Casini kaj mi klarigis pri la evoluoj de la kurso „30 Oraj Horoj” kaj pri la itala kaj Esperanta eldonoj de mia libro Esperanto: facile lernebla kaj helpo en la studo de aliaj lingvoj, kiu ekis kiel „scienca dokumento” de la projekto kaj kiu espereble povos esti tradukita en aliajn lingvojn por faciligi adaptojn de la projekto mem. En tiun direkton iris ankaŭ la prestiĝa inaŭgura prelego de la prezidanto de UEA, Duncan Charters, dum la Solena Malfermo, kiu multe ĝojis pri la nova atento je la temo de la facila lerneblo de Esperanto kaj ĝia potenciala lernofaciliga rolo. Li substrekis ankaŭ la dezireblon de vasta kunlaboro inter UEA kaj ILEI por realigi novajn eksperimentojn kaj studojn ĉi-rilate, por ekspluati la movadon reporti Esperanton en lernejojn komencitan de la „30 Oraj Horoj”. Sed multe da aliaj aliroj al la instruado de Esperanto aperis dum la kongreso. Marija Jerković kaj Renato Corsetti, ekzemple, prelegis pri la frazeologio, kiu igas Esperanton vivanta lingvo. Ivano Kossey detale klarigis kiel uzeblas lia nova Esperanto-lernolibro tradukita al diversaj lingvoj, kaj Latifou Gbadamassi montris sian lernolibron por lerni Esperanton per afrikaj lingvoj kaj afrikajn lingvojn per Esperanto. Gong Xiaofeng (Arko) kaj Yu Jianchao brile pentris la ĉinan instruan situacion, prelegante respektive pri ties historio kaj perspektivoj kaj pri la figuro de la fama instruisto Laŭlum. Lin Liŝa aldonis al tio la projekton de la grupo de Tianjin pri interkultura instruado ligata al teo kaj nomata „Teo, Amo kaj la Mondo”. Rodica Todor kaj Vito Tornillo de IFEF kaj Lars Sözüer de BEMI parolis al ni pri la projekto VERDEN, subtenata de Erasmus+, kiu celas la edukadon al daŭripova transportado ankaŭ pere de Esperanto, kaj Larysa Osadchuk prelegis pri la multflanka utilo de origamio en la instruado de la internacia lingvo kaj proponis praktikan atelieron pri ĝi. James Piton montris kiel poŝtkartoj tra la mondo reprezentas la laboron de Esperanto-instruistoj preskaŭ ekde la komenco de la Movado. Kiel menciite, alia grava temo de la kongreso estis „Virina Agado” aŭ la prezentado de la grava verko de elstaraj virinoj laŭ la tradicio de „virina IPR 2023/313

— página 14 del PDF —

aŭtoritato” de la itala feminismo, kiu lasas spacon ankaŭ al debatoj kaj komunaj agadoj. Ofte tiu vidpunkto kunfandiĝis kun instrua agado. Ekz., Kolektivo Bernardoni (Ermanno Tarracchini kaj Laura Barbieri) prelegis pri la eduka penso de la itala samideana kuracistino Antonietta Bernardoni, prezentante la novan Esperantan version de ŝia verkaro, sed ankaŭ montrante la similecojn kun la pedagogio de Maria Montessori, kiun Bernardoni persone konis. Malgosia Komarnicka sendis video-prelegojn pri Marie Skłodowska Curie, sed ankaŭ pri la eduka kaj eldona agado de pliaĝulinoj en Pollando. Luiza Carol reverkis la finon de la opero Aida de Giuseppe Verdi por doni al ni idealan figuron de instruisto luktanta por paco kontraŭ stereotipoj pri etno kaj religio. Ties radiodramon muntis kaj unue elsendis Anton Oberndorfer en Esperanta retradio kaj mi rapide desegnis animacion el ĝi, ankaŭ kun la helpo de bildoj de polaj instruistinoj, kiu nun spekteblas en kvar partoj en la jutuba kanalo de ILEI (Esperanto + Edukado ILEI). (Jen ligo al la unua parto: https://www.youtube.com/watch?v=S8cKHTpnl0U). Ankica Jagnjić prelegis pri Danica Bedeković kaj Antonija Jozičić, famaj kroataj samideaninoj, kiuj estis ankaŭ instruistinoj. Mirejo organizis debaton inter afrikaj virinoj el Madagaskaro (Miora Raveloharison, Lydie Rania Zafinifotsy kaj Fafah Rafanomezantsoa) kaj DR Kongo (Alexandrine Omba), kiu traktis interalie pri edukado de gefiloj kaj sukcesaj historioj de kariero en edukado por virinoj, malgraŭ grandaj ekonomiaj kaj kulturaj malfacilaĵoj. Aliaj kontribuoj al la programo de „Virina Agado” venis de Anna Löwenstein, kiu donis novajn interesajn informojn pri la amata Esperanta verkistino Marjorie Boulton, kaj Aida Čižikaitė, kiu prelegis pri la lukto de la fratinoj Anna kaj Helene Michelau de Orienta Prusio por esti rekonataj kiel artistinoj. Isikawa Tieko prezentis la figuron de Verda Majo, kontraŭmilita japana esperantistino, kiu edziniĝis kun ĉina samideano kaj elsendis radi-mesaĝojn dum la dua mondmilito por persvadi japanajn soldatojn ne murdi ĉinojn. Mirejo legis ekzemplojn el sia kolekto de afrikaj proverboj pri virinoj, kaj Emma Breuninger parolis pri sia persona sperto kreski en Soveta Unio kiel filino de germana fizikisto post la Dua Mondmilito. Grava kontribuo pri elstaraj italaj virinoj venis de Cosetta Bernardi pri la entreprenistino Luisa Spagnoli kaj de Sara Spanò pri la verkistino Paola Masino, kiu certe meritus esti pli konata, same kiel Flannery O’ Connor, la usona verkistino, ankaŭ pri kiu Sara prelegis. Mi mem mallonge prezentis la vivon de Tina Modotti, fotistino, komunista aktivulino IPR 2023/314

— página 15 del PDF —

kaj eble la plej internacia itala virino de la komenco de la dudeka jarcento, kiu naskiĝis ne malproksime de Linjano. Patrizia Rivaldi (la Joga Bubo de la animacio La Aventuroj de Saĝa Steleto kaj de la Mirinda Teamo) okazigis jogo-lecionon sur la plaĝo [vd. surfote], kunmetante ekzercojn precipe taŭgajn por virinoj, kvankam malfermajn ankaŭ al viroj. Laura Brazzabeni kaj Clarissa Sabatini daŭrigis tiun malstreĉan agadon surplaĝe ankaŭ en la matenoj de la aliaj tagoj. Krome, Cristina Bollini surprizis ĉiujn prelegantojn de la tago per detala priskribo de iliaj flagoj kaj de multaj aliaj interesaj flagoj en la mondo, inkluzive de la malmultaj kun virinaj figuroj. Fine, por klasĉambro, kie la vida parto iĝas pli kaj pli grava, ni ne povas forgesi la abundan filman programon de nia kongreso, kiu inkluzivis la premieron de la sepa parto de la Granda Homa Ĉeno, filmita ĉefe dum la Universala Kongreso de Torino kaj en Zaozhuang, Ĉinio. Tiu efika varbilo, laŭ la projekto de Maximiliano Garcia, spekteblas nun en la jutuba kanalo de Gravan ILEI (https://www.youtube.com/watch?v=7j\_M03Op1Gg). kontribuon donis ankaŭ filmoj de ĉinaj reĝisorinoj pri nacimalplimultoj de Yunnan, sudokcidenta landlima provinco de Ĉinio. La filmoj de Zheng Nanxi, Tang Jingchuan kaj Zhang Di (kune kun Duan Jike) profunde kaptis la kulturon de la Hani-, Wa- kaj Bai-nacioj kaj ilian fieron pri tradiciaj vivmanieroj, nun ofte malaperantaj. La Silka Vojo de MA-GA-Filmoj (de la familiaj nomoj Madella kaj Garcia) simile prezentis proverbojn, muzikojn kaj vizaĝojn de la ujguroj de ĉina Xinjiang. Fine, premieris ankaŭ la nova verko de MA-GA-Filmoj, Sgrafitoj, kiu kontribuas al Esperanta filmografio per kritike pensiga sinteno, espereble alloga ankaŭ por la junuloj. Parenteze, ni povas noti, ke de la 12-a de aŭgusto (kiam ni komencis alŝuti al la jutuba kanalo de ILEI videojn kaj registraĵojn de la kongreso) la vidoj multe kreskis, atingante eĉ 701 vidojn tage dimanĉon la 13-an. Laŭ datumoj de la 25-a de aŭgusto la aĝo de la spektantoj en la antaŭaj 28 tagoj multe juniĝis, kun 10,6% de la 35-44-jaruloj, 2,6% de la 45-54-jaruloj kaj 23,8% IPR 2023/315

— página 16 del PDF —

de la 55-65-jaruloj. Helpis pri tio strategio de alŝutado de registritaj prelegoj (inter kiuj la plej populara estas tiu de Mónika Molnár) kaj pli mallongaj videoj kiel la Homa Ĉeno (epizodoj 7 kaj 8, respektive pri la UK de Torino kaj la kunkongreso de Linjano) kaj mikrofilmoj de Patrizia Rivaldi pri la alveno al Torino kaj al Linjano. Tio montras, ke ne nur la ĉeestantoj kaj Zoom-partoprenantoj ĝuis nian programon, sed pli larĝa publiko povos longdaŭre kaj fruktodone spekti ĝin interrete. Alessandra MADELLA (Italio)

Erasmus+ por ILEI: Alvoko el Serbio Por instrui Esperanton ne sufiĉas instrui Esperanton. Por instrui Esperanton necesas: 1. 2. 3. 4. 5. 6.

lertigi instruistojn/antojn trovi lernontojn elekti/krei taŭgajn lernrimedojn aranĝi adekvatan lernmedion motivi: doni al la lernantoj perspektivon – kion ĝui post la lernado kaj kursofina ekzameno havi ete aŭ malpli ete da mono

Serbia Esperanto-Ligo (SEL) kaj ĝia instruista sekcio (ILEI-RS) en la antaŭaj du jaroj, hodiaŭ kaj plu: 1. Havis kaj plu havas iom lertajn instruantojn de Esperanto, kiuj gvidas diversnivelajn retkursojn. La plano estas plilertigi la jamajn kaj ekhavi novajn instruistojn tra diversaj instrutrejnaj Esperanto-seminarioj. 2. Trovis kursanojn per retanoncoj tra sociaj retoj kaj per afiŝoj sur anonctabuloj de lernejoj, universitatoj kaj aliaj institucioj – kursanojn kiuj jam iom lernis la lingvon, ekz. per Duolingo, lernu.net aŭ alimaniere, kaj tiujn, kiuj estas plenaj novuloj. 3. Uzis diversajn lernmaterialojn troveblajn rete aŭ en arkivoj de la instruantoj, aŭ speciale kreitajn por tiuj ĉi kursoj, ĉu de la kursgvidantoj ĉu de la kursanoj mem en la formo de hejmtaskaj eseoj aŭ buŝaj raportoj. 4. Estis spronita de la pandemio ekuzi avantaĝojn kaj alfronti defiojn de reta instruado, ĉi-kaze per la programo Zoom. Kaj alfronti la defiojn de inkluziva kaj diversigita instruado konsiderante la ĉeeston de vidantoj IPR 2023/316

— página 17 del PDF —

kaj nevidantoj en la sama grupo de lernintoj kun diversaj atingoniveloj el la antaŭa lernado, diversaj aĝoj, diversaj profesioj kaj diversaj etnolingvaj fonoj (plejparte serba kaj hungara). Kreiĝis siaspeca retkomunumo de kunlernantoj, kiuj kune kaj solidare solvadis la lerntaskojn kaj, lingvoekzerce kaj amikiĝe, rakontis en la lernata lingvo erojn el siaj vivoj, medioj kaj sopiroj. Kaj organizis realajn renkontiĝojn ĉu okaze de la kursfinaj ekzamenoj, ĉu kiel memstarajn eventojn por kunumi kaj pli bone interkonatiĝi. 5. Stimulis la kursanojn transpreni gvidrolojn por specifaj taskoj en SEL, elektis kvar novajn estraranojn de la Ligo el la vicoj de novlernintoj, prezentis perspektivojn de plulernado, instrutrejniĝo, literatura kreado en Esperanto, aktiviĝo en la internacia Esperanto-komunumo kaj uzado de Esperanto en la ĉiutaga vivo. 6. Gajnis monsubtenon de sponsoroj en Serbio kaj subvencion el la EUprogramo Erasmus+ apoge al progresigo de la instruado kaj lertigado de la instruantoj.

El Erasmus+ La programo KA1 (Key Action 1 – Ŝlosila agado 1) de Erasmus+ stimulas moviĝon de individuoj el/al diversaj landoj por la bezonoj de edukado, trejnado, plilertigado – ĉu kiel studentoj/trejnatoj, ĉu kiel instruistoj /trejnantoj. SEL, kun helpo kaj gvido de Kosmo – Strategio, proponis KA1projekton por trejnado de volontulaj instruistoj kaj trejnistoj (origine: Training and Mobility for Voluntary Teachers and Trainers) kun instruado de Esperanto en la fokuso. Ni elektis kelkajn E-eventojn en Eŭropo, kie tia trejnado okazas kaj kie niaj instruantoj de Esperanto povus plilertiĝi. Ni ankaŭ proponis mem organizi trejnseminarion en Serbio. La projekto estis aprobita kaj SEL ricevis monsubtenon por – stipendii en la jaro 2023: ● du partoprenantojn en la ILEI-kongreso 2023 kaj seminario „Interkultura kompetento” ● du partoprenantojn de la instrutrejna seminario de la Interlingvistikaj Studoj en Poznań, Pollando ● unu partoprenanton en la Hispana Esperanto-Kongreso en Sevilla, dum Oktobro 2023

IPR 2023/317

— página 18 del PDF —

– kaj por mem organizi en la jaro 2024 trejnseminarion en Serbio por instruista, interkultura kaj organiza plilertiĝo. Impresojn de du niaj partoprenintinoj en la ILEI-kongreso en Lignano Sabbiadoro vi povas legi sur la paĝoj 6-7. Dum vi legas ĉi tion, du niaj instruistinoj jam partoprenas en la trejnado en Poznano.

Alvoko de SEL por kunlaboro Ni planas la trejnseminarion en Serbio por la dua duono de Aŭgusto 2024 kun jena temaro: ● metodika kaj didaktika preparo por volontulaj instruistoj fokusita al lingvoinstruado ● interkultura konscio, edukado kaj kompetento ● organizado de eventoj, je diversaj niveloj ● subvencipetado el diversaj subvencifontoj kaj je malsamaj niveloj ● projekt-administrado, efektivigo, disvastigo kaj valorigo ● interreta komunikado kaj merkatumado ● rilatoj kun amaskomunikiloj, je diversaj niveloj Enkadre de la KA1-projekto ni ricevis subvencion de Erasmus+ por moviĝo de du eksterlandaj fakuloj/trejnistoj en Serbion por instrui/trejni pri kelkaj el la listigitaj seminariaj temoj. Por la ceteraj temoj ni havas enlandajn fakulojn. Kaj ni havas kelkajn kandidatojn por trejniĝi en la seminario. Restas sufiĉa spaco por seminarianoj el aliaj landoj. Se vi havas leĝe registritan organizon, ĝi povas proponi propran KA1projekton por stipendii moviĝon de viaj instruistoj al Serbio cele al trejniĝo en la seminario en Aŭgusto 2024. Kaj al aliaj E-eventoj kun klerigaj kaj trejnaj celoj. Aŭ moviĝon de eksterlandaj spertuloj por instrui en trejnseminarioj, kiujn vi organizos. Penseblaj temoj por la seminarioj estas multaj, ekzemple: ● instruista trejnado ● aktivula trejnado ● interkultura kompetento ● interkultura proksimiĝo kaj interŝanĝo ● interkultura konscio ekde la infanĝardeno ● kreado de interkulturaj lerniloj kaj ludoj IPR 2023/318

— página 19 del PDF —

● projektmastrumado ● informmastrumado kaj libera informfluo ● inkluziva edukado kaj interkultura lernado ● teknologia kaj metodologia progreso en lingvolernado Ni restas je dispono por interkonsultiĝo kaj kunlaboro. Ni certas ankaŭ, ke Kosmo Strategio 4 , kiu sukcesigis nian subvencipeton, daŭre pretas helpi verkadon de projektoj por Erasmus+. Radojica PETROVIĈ, kunordiganto de la projekto Aranka LASLO, sekciestro de ILEI-RS Jovan ZARKOVIĈ, prezidanto de SEL

Superrigardo pri inkluziva lingvaĵo (II.) Intervjuo al Cesco REALE5 de Alessio GIORDANO (Universitata Instituto IUSS Pavia) AG: En kiuj lingvoj aperis ĉi tiuj bezonoj? Kiuj solvoj estis proponitaj ĝis nun? CR: Ĉi tiuj demandoj leviĝas en pluraj lingvoj. Svedio, ekzemple, estas ĉe la avangardo de genra nediskriminacio: en 2014, la Akademio sveda enmetis en sian oficialan terminaron la pronomon sengenran (t.e. de nedifinita genro) hen (kun la signifo „tiu persono”), apud la tradicia han (li) kaj hon (ŝi). Tiu ĉi pronomo en la sveda jam estis proponita en 1966 kaj reproponita en 1994, sed nur ekde 2010 ĝi konsekvence ekdisvastiĝis. Unuiĝintaj Nacioj lastatempe ellaboris direktivojn6 por ĉiu el la 6 oficialaj lingvoj (araba, ĉina, franca, angla, rusa kaj hispana) ĝuste celantajn antaŭenigi la uzon de inkluziva lingvo. Tiuj ĉi direktivoj klare restas en la limoj de la kutima lingvo, ili ne proponas neologismojn, sed invitas la alprenon de tri ĝeneralaj strategioj: 4

http://kosmo.eu.com/?lang=eo La 1-a parto de la intervjuo aperis en IPR 2023/2. 6 https://www.un.org/es/gender-inclusive-language/guidelines.shtml 5

IPR 2023/319

— página 20 del PDF —

1. Eviti diskriminaciajn esprimojn. Ekzemple, evitu la uzon de „fraŭlino”, aŭ de stereotipaj esprimoj, pli bone „sanpersonaro” ol „kuracistoj kaj flegistinoj”; 2. Kiam necese, emfazu genron per duobla formo prefere ol uzi la etenditan viran formon. Ekzemple: „knaboj kaj knabinoj” prefere ol „knaboj”; „la kandidat/oj/inoj” anstataŭ „la kandidatoj”. 3. Ne emfazu genron kiam ĝi ne estas necesa. Ekzemple: rappresentanti „reprezentantoj”(inkluziva formo) anstataŭ alcuni rappresentanti „kelkaj (virgenra) reprezentantoj”; „la dungitaro” anstataŭ „la dungitoj”. Krom ĉi tiuj ĝeneralaj gvidlinioj, ekzistas specifaj gvidlinioj de UN por unuopaj lingvoj. Sed ekster UN estas proponoj pri neologismoj kaj novaj formoj nur parte uzataj de la parolant-komunumoj. En la angla ekzistas proponoj similaj al la svedaj, sed la ĉiam pli uzata opcio estas la uzo de they „ili” en la singularo: tiu ĉi solvo ebligas utiligi vortojn jam uzatajn por la triapersona pluralo (they, them, their, theirs, themself, „ili, ilin, ilia, la ilia, ili mem”) etendante ĝian signifon al la singulara nedifinita genro. En 2019, la singulara they estis akceptita de unu el la plej famaj anglalingvaj vortaroj, Merriam-Webster, kiu eĉ deklaris ĝin Vorto de la Jaro7. En la franca estas sufiĉe malfacile trovi kontentigan solvon por havi sengenrajn vortojn. Estas gvidiloj 8 por uzi kolektivajn substantivojn, duoblajn formojn (tous et toutes) aŭ asteriskon, restante ĉe la norma franca. Kaj estas proponoj9 pri reformoj, kiuj enkondukas neologismojn, kiel al aŭ iel por la triapersona pronomo sengenra, apud il (li) kaj elle (ŝi). En la hispana, male, oni trovis solvon kiu sufiĉe bone funkcias: la -e-. Apud la klasikaj todo, toda, todos, todas, („ĉiu” vira, „ĉiu” ina, „ĉiuj” vira, „ĉiuj” ina), nun tode, todes estas uzata pli kaj pli ofte por la nedifinita genro. En kelkaj okazoj tamen la problemo restas malfermita: en la kazo de actor, actriz, actores, actrices (aktoro, aktorino, aktoroj, aktorinoj) ankoraŭ ne ekzistas formo nedifinita. 7

https://www.merriam-webster.com/wordplay/word-of-the-year https://langage-inclusif.com/ 9 https://www.alpheratz.fr/articles/un-genre-neutre-pour-la-langue-francaise/ 8

IPR 2023/320

— página 21 del PDF —

La mandarena ĉina estas tre regula lingvo, kun neŝanĝeblaj silaboj, kiuj portas specifajn signifojn. Ekzemple, 人 (rén) = persono, 男 (nán) = masklo, 女 (nǚ) = ino, do 男人 (nán rén) = viro kaj 女人 (nǚ rén) = virino. La problemoj estas esence du. 1. La triapersona pronomo estas prononcata tā sendepende de la genro de la koncerna estaĵo – ĉu homa ĉu ne. Tamen, skribe, ĉi tiu pronomo povas esti skribata per kvin malsamaj signoj: 他 kiu signifas „tiu persono” aŭ „li”, 她 kiu signifas „ŝi”, 牠 kiu signifas „tiu besto”, 它 kiu rilatas al aĵoj kaj plantoj aŭ 祂 kiu signifas „tiu dio aŭ tiu diino”. Do, se en la parolado la problemo de la genro por la persona pronomo estas neekzistanta, tamen ĝi aperas skribe, tial ke por diri „li aŭ ŝi” oni uzas la viran 他, kaj por diri „ili (viroj kaj virinoj)” oni uzas la saman ideogramon kun aldono de silabo por la pluralo: 他們 (tā mén). 2. Por profesioj aŭ roloj kiuj historie estis (aŭ ankoraŭ estas) ĉefe viraj, kiam temas pri virino oni kutimas emfazi tion aldonante 女 (nǚ) = ina. Ekzemple, 法官 (fǎ guān) = juĝisto; 女法官 (nǚ fǎ guān) = juĝistino. La UN-direktivo10 rekomendas en ĉi tiuj kazoj uzi 人 (rén) anstataŭ 他 (tā), por eviti la unuan problemon, kaj pli ĝenerale ne indiki la genron, krom se ĝi estas nemalhavebla, por eviti la duan problemon. Por kompletigo de informoj, oni devas diri ke ekzistas ankaŭ lingvoj en kiuj la debato por inkluziva lingvo preskaŭ ne ekzistas, ĉar pro historiaj kaj kulturaj kialoj plejparto de la homoj ne konsideras ĝin grava. Tiel estas ekzemple ĉe la rusa kaj la araba. En la rusa, pasintaj verboj havas viran singularan finaĵon, inan singularan finaĵon, kaj pluralan finaĵon. Tiuj, kiuj volas uzi sengenran lingvon, ĉiam uzas la pluralon en la pasinteco eĉ por rilati al ununura persono. En la araba, aliflanke, eĉ la dua singulara kaj dua plurala persono havas viran kaj inan versiojn; tiuj, kiuj volas eviti la indikon de genro, ofte uzas la dualon, kiu en la araba rilatas al du homoj de nespecifita genro: ekzemple ‫ﺃﻧﺘُﻤﺎ‬ (ántuma), kiu signifas „vi ambaŭ”, estas uzata por diri „vi” sengenra. Kaj ‫ﻫُﻤﺎ‬ (huma), kun la signifo „ili ambaŭ”, estas uzata por signifi „tiu persono”. 10

https://www.un.org/zh/gender-inclusive-language/guidelines.shtml

IPR 2023/321

— página 22 del PDF —

En la germana la plej ofta maniero esprimi nedifinitan genron estas asterisko, kiu estas uzata en multaj substantivoj, inter la vira radikalo kaj la ina sufikso -in-; ekzemple Kollegen signifas „kolegoj”, Kolleginnen signifas „koleginoj” kaj Kolleg*innen estis enkondukita kiel sengenra formo. Multaj germanlingvanoj konas ĝin nur skribe, sed ekzistas ankaŭ la konvencio prononci ĝin per sono nomata glota plozivo (en nia ekzemplo [koˈleːkʔɪnən]), kiu lastatempe fariĝis pli konata danke al kreskanta nombro da televidaj kaj radiaj programoj, kiuj uzas ĉi tiun prononcon. Kiel alternativo al la asterisko, ankaŭ dupunkto estas foje uzata: Kolleg:innen , aŭ substreko: Kolleg_innen. La prononco estas la sama kiel por la asterisko. Kelkaj ankaŭ uzas steleton en la singularo. Sed pli kaj pli da homoj (precipe neduumuloj, sed ne nur) vidas la bezonon de solvo pli facile prononcebla ol la ĵus menciitaj. Jam ekzistas pluraj proponoj tiusence, kiel ekzemple tiuj priskribitaj en ĉi tiu retejo11. La svahila havas idealan situacion: ne ekzistas gramatika genro, nek vira nek ina, do la ĉi tie pritraktataj problemoj ne ekzistas. Substantivoj, adjektivoj, pronomoj kaj verboj estas ĉiuj sengenraj. Ekzemple, ekzistas nur unu tria singulara pronomo (yeye) kaj unu tria plurala pronomo (wao), do ne estas diferenco inter „li” kaj „ŝi” aŭ inter vira kaj ina „ili”. Krome, ĉiuj profesioj estas sengenraj, eĉ tiuj tipe viraj aŭ inaj. En Esperanto, la debato pri la sengenraj proponoj disvastiĝis tre rapide, ĉar la esperantistaro estas laŭ sia deveno tre sentema al diverseco kaj inkludo. Ĉar Esperanto estas regula lingvo, estis facile trovi solvon, kiu funkcias bone. La plej uzataj proponoj estas du: 1. Esperanto havas la sufikson -in- por la ina (prenitan el la germana); oni aldonis sufikson -iĉ- por la vira. Do ekzemple: profesoro (kiu en norma Esperanto indikas la viran aŭ nedifinitan) en inkluziva Esperanto estas uzata nur por la nedifinito; profesorino estis kaj restas ina; profesoriĉo estas nova formo kaj estas nur vira. 2. Ri estis aldonita al li kaj ŝi por indiki „tiu persono” (sen indiko de genro). 11

https://geschlechtsneutral.net/

IPR 2023/322

— página 23 del PDF —

Laŭ studo 12 de Marcos Cramer (ano de la Akademio de Esperanto), la pronomo ri estas jam komprenata de 81% kaj uzata de 38% de la esperantistaro. AG: Kia estas la situacio en la itala? CR: Estas multaj proponoj en la itala. Iuj uzeblas nur skribe kaj ne prononceblas: ekzemple la steleto aŭ la heliko kaj singulare kaj plurale: È andat* via, Ciao a tutt* aŭ È andat@ via, Ciao a tutt@ („Ri foriris” kaj „Saluton al ĉiuj”). Prononcebla propono estas u: È andatu via, sed ĝi povas esti uzata nur en singularo. La propono, kiu plej disvastiĝas, estas tiu de ŝvao (ǝ), fonetika simbolo, kiu indikas centran vokalon, kiu ne ĉeestas en la itala, sed jes en multaj lokaj italo-romanidaj lingvoj (ekzemple napola kaj piemonta), kiel ankaŭ en la angla, franca, germana, ĉina, rusa kaj aliaj. Itala Inkluziva13 retpaĝo proponas ankaŭ la simbolon з por la pluralo; tiu ĉi fonetika simbolo indikas alian centran vokalon tre similan al ŝvao, sed iomete pli malferman. Vi povas aŭdi ĉi tiujn vokalojn en klakebla fonetika alfabeto14. Tiu ĉi propono de la centraj vokaloj (ǝ, з) havas la avantaĝon esti prononcebla kaj distingi singularon kaj pluralon, sed ĝi prezentas ankaŭ kelkajn malavantaĝojn: 1. Por iuj tio ne estas facile prononcebla, ĉar ili estas sonoj fremdaj al la itala; 2. La diferenco de prononco inter singularo kaj pluralo estas minimuma kaj malfacile perceptebla eĉ por spertaj fonetikistoj; 3. En elektronika skribado tiuj simboloj ne estas tre oftaj. AG: Ĉu alternativaj solvoj eblas? CR: Alternativa solvo povus esti trovi pluralon por u: ekzemple, ĉar tutti/e („ĉiuj”) ofte jam estas uzata (por indiki „vira kaj/aŭ ina”), oni povus simple 12

https://lingvakritiko.com/2020/05/12/la-efektiva-uzado-de-seksneutralajpronomoj-lau-empiria-esplorstudo/ 13 https://italianoinclusivo.it/ 14 https://www.lfsag.unito.it/ipa/index.html

IPR 2023/323

— página 24 del PDF —

forigi la oblikvan strekon, kreante la finaĵon -ie kaj uzante ĝin por la nedifinita pluralo (vira kaj/aŭ ina kaj/aŭ alia genro). Ekzemple: tuttie („ĉiuj”). Tiu ĉi propono povus esti kombinita ankaŭ kun la uzo de centraj vokaloj: fakte multaj neduumuloj atentigas, ke krom la nedifinita genro necesus ankaŭ neduuma genro, por indiki tiujn, kiuj identiĝas nek kun la vira nek kun la ina genro. Ekzemple, tiu ĉi genro jam estas agnoskita en la germana en laboranoncoj, kie, se antaŭe m/w (männlich/weiblich, t.e. „vira/ina”) estis skribita por emfazi, ke oni serĉas aŭ viron aŭ virinon, hodiaŭ estas ofte vidi m/w/d, kie d signifas divers („alia”). Laŭ ĉi tiu vidpunkto, la centraj vokaloj (ǝ, з) povus esti uzataj por indiki neduuman genron, dum la finaĵoj u kaj ie povus esti uzataj por nedifinita genro, do kiel inkluziva formo. AG: Kian estontecon vi antaŭvidas por ĉi tiuj lingvaj uzoj? CR: La tendenco ŝajnas montri ke, en lingvoj kie la debato estas viva, nova inkluziva lingva formo ekfiksiĝas aŭ ekfiksiĝos. Tamen, tio dependas ne nur de socikulturaj cirkonstancoj, sed ankaŭ de pure lingvaj faktoroj: kiel dirite, en iuj lingvoj (hispana, sveda, Esperanto) ekzistas solvoj sufiĉe bonaj fonetike kaj morfologie, dum en aliaj (franca, itala) la serĉado estos ankoraŭ longa. La uzado decidos. Por italparolantoj, kiuj interesiĝas pri diskuto pri la temoj de ĉi tiu intervjuo, mi kreis Vizaĝlibran grupon: Italiano inclusivo agènere15. Por scii pli: D. Baron, What’s Your Pronoun? Beyond He & She, Liveright, New York 2020. F. Corbisiero; P. Maturi; E. Ruspini (eld.), Genere e lingua. I segni dell’uguaglianza e della diversità, FrancoAngeli, Milano 2016. M. Cramer, La efektiva uzado de seksneŭtralaj pronomoj laŭ empiria esplorstudo, en: „Lingva Kritiko”, 12 majo 2020. M. Cramer, Seksneŭtralaj parencovortoj – rezultoj de opinisondo, en: „Lingva Kritiko”, 6 januaro 2021. C. Di Costanzo, „Toccare la lingua è come toccare la persona stessa”. Sessismo linguistico in italiano e nelle lingue europee, Aracne, Romo 2020. A. Giordano, Genro kaj sekso en nia percepto pri la lingvo, en: „Literatura Foiro”, 319: 291-301. 15

https://m.facebook.com/groups/378309436815137

IPR 2023/324

— página 25 del PDF —

El la landoj kaj sekcioj Ĉinio Unika seminario pri legado okazis en unika E-etosa lernejo en la mondo Esperanta seminario pri librolegado okazis de la 13-a ĝis 16-a de julio en la elementa lernejo Baiyangshujie, la urbo Taiyuan, Ĉinio. Partoprenis 16 personoj el la urboj Beijing, Changzhou, Hangzhou, Jiaxin, Nanchang, Xinxiang kaj Taiyuan. Kvin el ili estas junaj E-instruistinoj el la gastiganta lernejo kaj 3 emeritaj profesiaj esperantistoj el Beijing. La seminario hibride okazis: ĉeeste kaj enrete. Ankaŭ tiuj grupanoj, kiuj ne fizike venis al la urbo Taiyuan, ĝuis la prelegojn rete kaj varme partoprenis en la diskutoj. Nekompleta kalkulo: averaĝe, ĉiuduontage 30 personoj rete partoprenis. En la inaŭguro gratulvortojn faris veterana pekina esperantisto, reprezentanto de la legogrupo, kaj nove-veninta grupano, respektive. La seminario havis riĉan programon. La lernejestro WEI Yubin (Jado), sekciestro de ILEI-CN, faris priteman prelegon titolitan „Mia pripenso pri la Esperanta legado”. La grupfondinto, prof. d-ro GONG Xiaofeng (Arko) prezentis la evoluadon kaj atingojn de la legogrupo, kiu jam daŭras 5 jarojn kaj kies nombro kreskis al 96 grupanoj. Ĝis nun jam 8 romanoj estas finlegitaj kaj la naŭan romanon „La Faraono” la grupo ĉi-momente komune legas. Aliaj 7 prelegoj temas pri pensoj postlegadaj, legindaj romanoj en Esperantio, legomaniero, pri verkado, pri la legoplano k.a. Du junaj E-instruistinoj prezentis la lokan vidindaĵon kaj sian hejmlokon, respektive. Krome, la 16-an de julio, ni ĉiuj partoprenis per ZOOM kaj aŭskultis prelegon de la fama E-aŭtoro Trevor STEELE (Aŭstralio), kadre de ĉiumonata prelegserio (julio 2023). Kvankam ĝi estis ekster nia programo, tamen Trevor estas nia ŝatata aŭtoro, lia unua romano „Sed Nur Fragmento” estas la sepa finlegita libro de nia legogrupo, ĝia komuna legado daŭris 6 monatojn. Dum la seminario okazis ankaŭ voĉlegado de poemoj, kaj libro-interŝanĝoj, hibride paroliga kurso de BEK-kurso, kiun gvidis Arko. Ĉiuj partoprenantoj ricevis 4 plej freŝajn E-librojn eldonitajn en Ĉinio kiel donacojn, nome, du librojn de Laŭlum: „Promenado en Esperanta ĝardeno” kaj „Kurso pri traduka arto de Esperanto”; „Rakontoj pri la Silka Vojo” kun koloraj bildoj, esperantigitan de Zaozhuang-Universitato kaj ties ĉinan version. En la tuttaga ekskurso seminarianoj vizitis la faman vidindaĵon Jinci, kiu allogis nin ĉiujn. En la lasta tago okazis varma kunsido kun junaj E-instruistoj kaj ni faris opinio-interŝanĝojn pri legado, lernado kaj estonta evoluo de Elegado kaj E-instruado. IPR 2023/325

— página 26 del PDF —

Ĉi tiu seminario estas nia 5-a seminario, sed ĉiuj antaŭaj 4 seminarioj okazis enrete. Danke al la klopodo de ni grupanoj, aparte de la lernejestro Jado, ĉina sekciestro de ILEI, nia legogrupo povis unuafoje sukcese okazigi ne nur surlokan sed hibridan seminarion. La lernejestro kaj ĉiuj junaj E-instruistinoj meritas ĉian laŭdon. Sen ilia subteno ne estus ĉi-foja seminario. La E-etoso, E-simboloj kaj E-objektoj de la lernejo estas montrataj tra la tuta kampuso, tio ege mirigis nin kaj ricevis unuaniman admiron de ĉiuj. Ĝi ja estas unika elementlernejo kun Esperantaj trajtoj en Ĉinio, eĉ en la tuta mondo. Kun granda entuziasmo kaj fruktodona rikolto ni esperas, ke tiuspeca seminario daŭros en la venonta jaro, kaj antaŭĝojas, se pli da legemuloj partoprenos.

GONG Xiaofeng (Arko)

Italio Gasto el Afriko Meze de junio, la Parma EO-Grupo „Canuto” gastigis dum kvar tagoj John Magessa, la ĝeneralan sekretarion de la Loka Kongresa Komitato de la 109a UK, kiu okazos en Tanzanio en 2024. John estas instruisto pri la angla lingvo kaj geografio en mezlernejo. Do li petis sabatan jaron por travojaĝi 8 eŭropajn ŝtatojn (Germanion, Italion, Francion, Nederlandon, Belgion, Aŭstrion, Slovakion kaj Pollandon) kaj informi pri sia lando kaj la venonta Universala Kongreso de Esperanto. Li prelegis havante surŝultre tukon nomatan KiKo, tipan el la tribo Masai. Li mem apartenas al alia etno. IPR 2023/326

— página 27 del PDF —

Lia prelego estis brila, atentokapta, ĉefe kiam li ilustris la naturan medion de la lando. Interalie, en Tanzanio troviĝas Kilimanĝaro, la plej alta afrika monto, kaj Serengeti, famkonata nacia parko. John estas preskaŭ denaska parolanto de Esperanto, ĉar lia patro instruis al li la lingvon kaj nun li mem konigas ĝin ankaŭ danke al apoj. Ni ege ĝuis lian partoprenon en nia evento kaj esperas, ke lia emo konigi la unuan Universalan Kongreson en Afriko estos sukcesa kaj multe da homoj povos partopreni en ĝi.

Cosetta BERNARDI, vicprez. de la E-grupo „Giorgio Canuto” de Parmo Surfote: John Magessa (la dua de maldekstre) kun parmanoj

Kroatio Ekspozicio pri Esperanto en la Zagreba Urba Biblioteko En aprilo 2023 Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto (UPE) organizis ekspozicion pri Esperanto en la urba biblioteko Tina Ujevića en Zagrebo. La celo estis informi vizitantojn, e-istojn kaj neesperantistojn pri la internacia lingvo Esperanto: la ekspozicio prezentis la historion de Esperanto, kio ĝi estas, kiam kaj kial ĝi naskiĝis, kiu estas la aŭtoro. IPR 2023/327

— página 28 del PDF —

Estis prezentitaj famaj esperantistoj: Zamenhof, Tibor Sekelj, Ivo Lapenna, Lev Tolstoj kaj Papo Johano la dua. La ekspozicio montris la Esperantoalfabeton, kelkajn poemojn. Sur unu breto oni prezentis la kroatan literaturon tradukitan al Esperanto. Temis pri la kroataj aŭtoroj: Miroslav Krleža, Ivo Andrić, Ivana BrlićMažuranić, Slavko Kolar, Kristian Novak kaj aliaj. La Kroata Landa Televido vokis la aŭtorinon de la ekspozicio, Marija Jerković, ke ŝi en la unua kanalo prezentu Esperanton. Ŝi parolis pri la historio de Esperanto en Kroatio kaj pri la celoj de Esperanto, kiuj kongruas kun la celoj de UNESKO. La Ministerio de Kulturo proklamis la tradicion de la Esperantomovado kultura nemateria heredaĵo de Respubliko Kroatio. La ekspozicio daŭris du semajnojn kaj multaj vizitantoj vidis ĝin. Marija JERKOVIĆ

Serbio Kursofina ekzameno kun invito daŭrigi la lernadon La 24-an de junio 2023 Serbia Esperanto-Ligo (SEL) okazigis ekzamenojn en Beogrado por la kursanoj kiuj finis 7-monatajn retajn kursojn de Esperanto. La unua grupo ekzameniĝis je la niveloj: A – komencantoj, A – paroliga por komencintoj kaj B – progresiga. Gratulojn al la 6 kandidatoj kiuj sukcese trapasis la ekzamenojn. Grandan dankon al la teamo de instruistoj kiuj realigis la kursojn (en alfabeta ordo): Aranka LASLO, Zlatoje MARTINOV, Živanko NOVAKOV, Radojica PETROVIĆ kaj Jovan ZARKOVIĆ. Dankegon ankaŭ al Nedeljka LOŽAJIĆ kaj al la Biblioteko „Milan Budimir” pro la disponigo de ejoj por la ekzameno. Aŭtune ni atendas la duan grupon de kursanoj por ekzameniĝi ĉeeste. IPR 2023/328

— página 29 del PDF —

Laŭplane, same aŭtune, ni komencos la trian serion de kursoj (kalkulante ekde la refondiĝo de SEL): por komencantoj (aparte por blinduloj), komencintoj kaj progresantoj – laŭ la interesiĝo. Jam certas, ke la 6-an de novembro komenciĝos internacia B-kurso pri Eliteraturo, sub la gvido de Zlatoje MARTINOV, en Esperanto, per Zoom. Liaj prelegoj okazos ĉiun duan lundon po unu horo. Ni invitas ĉiujn interesiĝantojn aliĝi al tiu ĉi priliteratura kurso tra la retadresoj laslo.az@gmail.com kaj zlatoje@yahoo.com.

Aranka LASLO

Ukrainio Al instruado neniam io povas malhelpi! Mi estas Svetlana Pogorelaja, esperantistino de 1973, profesia instruistino de fremdaj lingvoj, profesia ĉiĉeronino. Mi havas pli ol dek diversajn oficialajn diplomojn. Nun mi volas rakonti pri tio, ke mi instruas Esperanton senĉese dum multaj jaroj, eĉ en la lastaj jaroj pli multe kaj pli multe! Al mi neniam io povas malhelpi aktivi por Esperanto kaj instrui Esperanton.

IPR 2023/329

— página 30 del PDF —

Antaŭnelonge mi konversaciis pri instruado kun la estimata Duncan Charters. Li samopinias, ke se iu volas labori, nenio povas malhelpi instrui. Do certe mi ne ĉesas helpadi al ukrainoj kaj alilandanoj. Kiam komenciĝis la kvaranteno, mi estis petita de alilanda instruistino helpi al ŝi paroligi, perfektigi kaj aktivigi la lernantojn. Post kelkaj monatoj mi estis invitita kuninstrui kun du aliaj alilandaj bonaj instruistoj al iliaj kelkaj grupoj. La lecionoj por ĉiu grupo estis okazigataj 1-foje semajne. Mi ricevadis grandegan plezuron vidante la bonajn sukcesojn de la lernantoj, kiuj ĉefe estis pensiuloj. La plej kuraĝaj jam partoprenas en internaciaj aranĝoj ĉeeste aŭ virtuale, iuj eĉ elpaŝas. Ekde la fino de februaro 2022 mi komencis helpi al miaj lernantoj, kiuj ĉiuj estas miaj geamikoj, eĉ pli intense: per ĉiutagaj nelongaj helpoj! Jes, por miaj lernantoj estas grave ĉiumatene konvinkiĝi, ke mi estas vivanta. Kaj por mi estas grave pli kaj pli multe helpi al ili. Mi speciale elektadas diversajn emociantajn materialojn. Ekzemple mi aperigis fotojn de florantaj meze de novembro en Kijivo kaŝtanarboj, pomarboj, leontodoj kaj aliaj plantoj. La lernantoj aktive reeĥis per sendo de fotoj de iuj floroj en siaj urboj kaj iom skribis por klarigi. Mi gratulas okaze de diversaj internaciaj festoj. La lernantoj rakontas pri sialandaj festoj. Oni eksigas preskaŭ ĉiutage en mia domo por la tuta tago samtempe elektron, akvon, varmigon. Mi informas pri tio, ĉar nemalofte en tiuj tagoj ne funkcias ankaŭ telefono, interreto. La tekstetoj de miaj lernantoj fariĝas pli kaj pli longaj kaj interesaj. Mi neniam permesas al miaj lernantoj paroli aŭ skribi kun eraroj. Do la progreso estas bona. Bedaŭrinde dum ĉirkaŭ dek jaroj preskaŭ neniu instrua laboro (preparo de novaj esperantistoj) en Ukrainio estas okazigata. Sed mi de tempo al tempo diskonigas informojn pri miaj eltrovaĵoj, pri la rezultoj de miaj lernantoj por elvoki ĉe ukrainoj la deziron ripeti almenaŭ ion, ekinstrui kaj komenci ricevadi ĝojon de poresperanta laboro. Ja tio estas facila. Al mi absolute nenio malhelpas instrui. Kelkfoje okazis, ke dum la lecionoj sonis eksplodoj post la faloj de partoj de raketoj je unu kilometro de mia domo, iam ege tremis la fenestroj pro tre proksimaj eksplodoj. Sed mi ne haltigis la lecionojn! Nenio povas malhelpi! La kvaranteno; la eksplodoj; la aeratakaj alarmoj; tio ke mi estas mizera kun la pensio de nur malpli ol 2 eŭroj por tago; tio ke dum multaj monatoj mia 93-jaraĝa patrino estis tre malsana, kuŝanta en la lito kaj mi sola zorgis pri ŝi dum la tagoj kaj la noktoj; la morto de mia patrino; tio ke mi en 2022 trifoje serioze longe malsanis; tio ke mi antaŭnelonge estis en malsanulejo pro serioza kormalsano kaj nun IPR 2023/330

— página 31 del PDF —

preskaŭ ne povas paŝi kaj preskaŭ ne eliras el la hejmo… Mi senĉese ĉiutage instruas. Karaj instruistoj! Ne timu, ke vi ne kapablos instrui en malfacila por vi periodo. Ege bone prepariĝu kaj instruu. Disdonadu al la aliaj tiun feliĉon: ekparoli Esperanton kaj ekuzadi ĝin. Por 2022 mi preparis kelkajn tre malmultekostajn, sed en komfortaj kondiĉoj kaj kun granda programo, Eo-aranĝojn. Por ĉiuj miaj ukrainaj kaj alilandaj grupoj mi preparis specialajn aranĝojn ĝuste laŭ iliaj anticipaj mendoj. Bedaŭrinde en Ukrainio ne eblis ilin okazigi en 2022, sed nepre tio eblos en estonteco. Se vi volas ion vidi en Kijivo, sendu mendojn: universitato3a@ukr.net. La ekskursoj povas esti virtualaj nun aŭ ĉeestaj poste. Bonvenon! Svetlana POGORELAJA, urbo Kijivo, Ukrainio

AMO, EKO kaj dissendo de instruhelpiloj Post la junia jubilea seminario pri Aktivula Maturigo (AMO) en Hungario, sekvis en julio AMO 101 en Latvio (nova lando por la AMO-seminarioj), kaj en aŭgusto AMO 102 kadre de la Kongreso de ILEI en Italio. Planoj por la cetero de la jaro estas nun prilaborataj: El Itala-Pola kunlaboro rezultos seminario oktobre kun la temo ‘Virinoj, kiuj ŝanĝis la mondon’. Kroatio gastigos seminarion pri bibliotekoj novembre. Restas klopodoj okazigi seminarion en Fortaleza ene de la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE). Tiu okazos komence de novembro. Restas invito al Afriko gastigi seminarion en la jarfina periodo. Jam disiris en 2023 kvardek sep komunikoj de EKO, ĉefe pri la landa kaj faka agado. La 48-a Komuniko estas en preparo. Do, baldaŭos la kvindeka. Tiuj komunikoj multe raportas pri la laboroj de ILEI, danke al tre regula ricevo de mesaĝoj de la nuna estraro de la Ligo. Kun lastatempaj komunikoj disiris alkroĉite instruhelpaj dokumentoj el la kolekto tenata ĉe la nuna verkinto. Stefan MACGILL, Hungario

IPR 2023/331

— página 32 del PDF —

Malkovru, lernu kaj uzu Esperanton kun uTalk! Ĉu vi sciis, ke ekzistas laŭloka lingvolernada programo, kiu ebligas al vi lerni Esperanton elire de iu ajn lingvo, kiun vi jam parolas? La uTalk-apo celas helpi homojn lerni kiel rekoni kaj elparoli pli ol 2 500 utilajn vortojn kaj frazojn de Esperanto. uTalk estas londona eldonejo de lingvokursoj, fondita en la jaroj 1990 kun la nomo Eurotalk (Eŭrotalk). La eldonejo nun havas kursojn en pli ol 150 lingvoj, inkluzive de Esperanto. EuroTalk ekde 2007 entuziasme dediĉis sin al Esperanto-kursoj. Unu el la dungitoj eĉ komencis lerni ĝin. La fakto, ke EuroTalk simpatias kun Esperanto evidentiĝas ankaŭ en tio, ke ĝi estas unu el la ĉefaj sponsoroj de Amikumu ekde ties fondiĝo.

Figuro 1: iuj lingvoj el la uTalk-gamo uTalk En 2015 EuroTalk spertis gravan ŝanĝon kun la transformo al uTalk. Kun (tiam) 128 lingvoj en la gamo, la origina eŭropa karaktero ne plu estis aplikebla. La entrepreno celis konkeri la mondon kaj ne plu sufiĉis funkciigi la kursojn nur en reta formo. Estis lanĉita la uTalk-apo, havebla en la vendejoj de Guglo kaj Apple, kaj la kurso vastiĝis al 65 temoj. La temoj koncernas ĉiutagaĵojn, kiel ekz. manĝado kaj trinkado, butikumado, kuirado, IPR 2023/332

— página 33 del PDF —

irado al restoracio, vojaĝado, sano kaj sporto. La Esperanto-kurso havas temon eĉ pri Esperanto mem, kiu malkaŝas pinton de nia kulturo. La kursmaterialo estas tre utila por komencantoj; eĉ se gramatiko ne estas eksplicite klarigita, ekzistas kelkaj temoj pri gramatikaĵoj: pri prepozicioj, adverboj ks..

Figuro 2: iuj temoj Kiel funkcias uTalk? Ĉiu lingvo uzas la saman vortprovizon. La granda avantaĝo de tio estas, ke vi povas lerni Esperanton el ĉiuj aliaj lingvoj kaj inverse. Se vi, ekzemple, volas lerni la svahilan, por montri vian scipovon dum la venontjara Universala Kongreso en Tanzanio, vi povas fari tion ankaŭ per Esperanto. uTalk instruas vin kiel prononci kaj rekoni utilajn vortojn kaj frazojn por ke vi povu tuj ekparoli. Ĝi estas perfekta por komencantoj kaj valorega por komencintoj serĉantaj plenigi mankojn en siaj vortprovizo kaj prononco. IPR 2023/333

— página 34 del PDF —

Ĉiu temo funkcias laŭ fiksa ŝablono: ekzercado de vortoj aŭ frazoj, facila ludo, parolludo, malfacila ludo kaj memorludoj. Vi lernas la lingvon ludante.

Figuro 3: la ekzercaro La Praktika sekcio de uTalk enkondukas novajn vortojn en vian mallongan memoron, dum ĝiaj aliaj kvin ludoj, kiuj iom post iom fariĝas pli malfacilaj, celas enigi ilin en vian longdaŭran memoron. La ludoj estas desegnitaj por esti mallongaj sed sufiĉe malfacilaj, do, eblas, ke vi ne ricevos ĉiujn poentojn je la unua fojo – do, vi havos tempon por halti, refreŝigi la lernitaĵojn kaj IPR 2023/334

— página 35 del PDF —

reveni al la temo poste. Tio estas ĉar tempe dispartigita ripeto pli utilas por la memoro ol unufoja plenŝtopado. Ĉiu vorto, kiun vi aŭdas, estas esprimita de denaskaj parolantoj. Almenaŭ en preskaŭ ĉiuj lingvoj. En Esperanto tio iom malfacilas. Tamen, ni estas feliĉaj, ke por la virina voĉo kontribuis Katalin Kováts kaj por la vira voĉo Sylvain Lelarge. Cetere la esperantigon de la kursmaterialo prizorgis Katalin Kováts kaj Jones Malcolm. Ĉiu vorto aŭ frazo estas ligita al bildo, ĉar tio helpas plifortigi la memorprocedon. Dum la ekzercado oni ricevas poentojn por ĝustaj respondoj, kiuj instigas al daŭrigo de la lernado. La aplikaĵo rimarkas, pri kiuj vortoj vi eraras kaj poste testas vin pri ili pli ofte. Pere de la kolektitaj poentoj eblas akiri novajn temo-pakaĵojn. Sed la plej grava afero estas, ke ĝi donas al vi la fidon komenci paroli kaj kompreni ŝlosilvortojn tuj de la komenco. uTalk klasĉambro Memstudado estas bona. Sed ĝi postulas memdisciplinon kaj ne ĉiuj posedas tion samgrade. uTalk Klasĉambro, povas helpi reteni la studentojn de ĉiuj aĝoj engaĝitaj en lingvolernado! Ĉu vi estas instruisto? Havu vian tutan klason por lingvaj ludoj sur iu ajn aparato kaj vidu kiel ili komencas pliigi siajn poentarojn kaj plibonigi siajn parolkapablojn kaj aŭskultkomprenadon. Instruistoj povas monitori la studentan progreson sur ekrano, kiu estas ĝisdatigita ĉiutage. Tiel vi povas tuj vidi, kiuj studentoj ricevas la plej altan poentaron kaj kiuj bezonas kroman puŝon. Vi eĉ povas igi ilin konkuri unu kontraŭ la alia, se vi volas aldoni eĉ pli da amuzo! Finfine vi povas doni al viaj studentoj bronzan, arĝentan aŭ oran atestilon post kiam ili akiris sufiĉe da poentoj. Senpage aŭ ne? Senpagaj kursoj de E-o oftas en Esperantujo, danke al organizoj kaj volontuloj. La unua temo en uTalk, Komencaj vortoj, estas senpaga kaj vi povas malŝlosi iujn kromajn temojn senpage ludante en-apajn ludojn. Sed fari altkvalitan apon kostas monon do, samkiel lernejoj devas pagi instruistojn, uTalk devas pagi lingvospertulojn kaj programistojn. uTalk estas sendependa eldonejo, kiu nek estas ŝtatsubvenciita, nek havas sponsorojn, nek laboras per volontuloj. IPR 2023/335

— página 36 del PDF —

Eble ĝi povus uzi reklamojn por kovri la kostojn, sed kiu volas esti bombardata per reklamoj kiam oni provas lerni? Edukado estas valora kaj, foje tio signifas, ke ĝi kostas. En la apo vi nenie vidos reklamon aŭ limojn. Do, kiom ĝi kostas? En la apo-vendejoj de Guglo kaj Apple vi pagos pli-malpli po €60,- por lingvo. Tiu donas licencon por la tuta kurso nelimigitan en la tempo. Nuntempe uTalk ŝanĝas sian politikon kaj transiras pli kaj pli al abonsistemo. Je uTalk.com vi povas preni abonon por unu, ses aŭ dek du monatoj. Por Esperanto-lernontoj, la aŭtoro kreis ĉi-jare specialan ligilon, www.lingvejo.com/eo , kiu ligas al uTalk.com sed donas grandan rabaton. Nun vi povas eklerni Esperanton jam ekde po €1,- por monato. Resume uTalk estas provita lernmetodo, kiu funkcias sur ĉiuj platformoj. Ĝi estas facile uzebla kaj faras la lernadon amuza. Enestas pli ol 150 lingvoj, kio donas pli ol 20 000 lingvajn kombinaĵojn. Ĝi instigas sendependan lernadon. uTalk uzeblas por privatuloj, lernejoj, organizoj kaj entreprenoj. Kromaj lecionoj pri la gramatiko de Esperanto helpos kursantojn ankoraŭ pli bone kompreni la kursmaterialon. Bonega prezo/kvalito-rilatumo. Por ĉiuj kromaj informoj kontaktu la aŭtoron de la artikolo: rob@cdline.be Rob EBENAU, direktoro de CDline en Belgujo, distribuisto de eduka programaro kaj iniciatinto de la Esperanto-versio de uTalk

INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez., dumtempe pluservanta ĝis la venonta elekto) Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Simon Smits, Nvard Manveljan. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Kristin Tytgat, Vicente ManzanoArrondo, Radojica Petrović, Ivan Colling.

IPR 2023/336

— página 37 del PDF —

Enmovadaj partneroj (entute 15) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983. Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la retpaĝon de UEA. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Fernando Pita. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Albert Stalin Garrido. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Ahmad Reza Mamduhi. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): prez. Nedeljka Ložajić, nedeljkalozajic@gmail.com. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj) UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Alessandra Madella, a.madella@tiscali.it, Didier Janot, didier.janot@gmail.com, Emmanuel Desbrières kaj Maximiliano Garcia. kaj aliaj Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 25 € en A-landoj kaj 12,50 € en B-landoj, kun ricevo de 4 paperaj kaj bitaj numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj kaj 6,25 € por la B-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera (kune kun la bita) kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA bita kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Lando-kategorioj: B-landoj: iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.), Afriko, Ameriko (escepte de Usono kaj Kanado), Kiribati, PapuoNov-Gvineo, Solomonoj, Vanuatu en Oceanio. A-landoj: ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande.

IPR 2023/337

— página 38 del PDF —

Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Karine ARAKELYAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, Erevan, 0010, Armenia, ilei.kasisto@gmail.com. Bv klare indiki la celon de via pago. a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: ING Bank N.V., kontonumero: 4676855, IBAN: NL55 INGB 0004 6768 55, BIC/SWIFT: INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la sekciestro alvenos al ILEI kune kun tiuj de la aliaj membroj de la sekcio. Vi jam estos en la sekcia listo kaj ne devos mem sendi la aliĝ- aŭ la abonformularon. c) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Se vi ne mem posedas UEA-konton, por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (kontonumero: 378964; IBAN: NL72 INGB 0000 3789 64; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Se vi ne estas en la sekcia listo, bonvolu mem sendi la aliĝ- aŭ la abon-formularon (aliĝilo: https://www.ilei.info/Aligxilo.pdf; abon-formularo por Juna Amiko: https://www.ilei.info/Juna\_Amiko.pdf). Vian retaliĝilon sendu al la membroprizorganto Hamzeh Shafiee: hamzeho@gmail.com kaj samtempe al ILEI-kasistino Karine Arakelyan: ilei.kasisto@gmail.com. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEAkonto al la ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 30 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub la numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Torhoutsesteenweg 453/0003, BE-8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE: Olena Poshivana, olenaposivana@gmail.com. Adreso de la nova arkivo de IPR: https://www.ilei.info/revuoj/ipr-arkivo.php. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de aŭgusto 2023, redaktofino por la sekva numero: la 31-an de oktobro 2023.

IPR 2023/338

— página 39 del PDF —

La gestudentoj de la Esperanto-fako de Zaozhuang-Universitato, kun la helpo de internacia teamo de geinstruistoj, tradukis libron pri la historio de la Silka Vojo. La bele ilustrata volumo estis oficiale donacita al gravuloj dum la UK 2023, en kiu partoprenis i.a. la Vicprez. de la Universitato. En la foto, Alessandra Madella (dekstre) transdonas la elegantan volumon al Silvia Costantini, Ĝenerala Konsulo de Italio en Montrealo kaj honora gasto de la Torina UK. IPR 2023/339

IPR 2023/4

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 53 – trimonata

2023/4 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Ahmad Reza Mamduhi Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Liu Baoguo Laura Brazzabeni Petr Chrdle Isikawa Tieko Marija Jerković Dennis Keefe Sara Konnerth Ilona Koutny Aranka Laslo Nedeljka Ložajić Stefan MacGill Alessandra Madella Aimé Patrick Manirakiza Mónika Molnár Péter Murányi Radojica Petroviĉ André Staes László Szilvási Piroska Szoporyné Szabó Gerald Tucker

— página 2 del PDF —

ENHAVO Enkonduko (Ahmad Reza MAMDUHI) …………………………………………………………… 3 Sara KONNERTH, Renardo FÖSSMEIER: Esperanto en la universitato de Sibio […] 4 Augusto Casquero, 1945 – 2023 (nekrologo verkita de Dennis KEEFE) ……………… 9 Mónika MOLNÁR: Unika projekto kun konkretaj rezultoj ……………………………….. 15 László SZILVÁSI: Lingvolernado per danc-tapiŝoj …………………………………………. 20 Intervjuo kun Maximiliano Garcia (Alessandra MADELLA)…………………………….. 24 Petr CHRDLE: Mia vivo kun Esperanto (fragmentoj de la libro)……………………….. 27 A. MADELLA La Esperanto-Muzeo de Zaozhuang-Universitato dekjariĝas ………. 31 Alessandra MADELLA: Pri la novaj lingvaj paĝoj en la retejo de ILEI ……………… 34 El la landoj kaj sekcioj (BE, BI, CN, DE, HU, JP, HR, PL, RS) ……………………… 36 La fruktoj de agado per unu simpla komputilo (Stefan MacGill)……………………… 47 Voĉdonu por la retaj ekzamendatoj de KER […] (Katalin KOVÁTS) ………………… 48 Leterkesto (reago de Gerald TUCKER) ………………………………………………………….. 49 Informoj pri ILEI, redakcioj informoj ………………………………………………………….. 51 57-a Kongreso de ILEI – Maceió 2024 (alvoko, aliĝilo)…………………………………. 52

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9, K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. Farid-Afshar, Kh.Vahid Dastgerdi, Tehran-1916613514, Irano. Tel. +98 9122115419 (Telegram, WhatsApp). <mamduhi@gmail.com>. Universitata agado, ekstera komunikado kaj varbado, observanto kaj komitatano A ĉe UEA. Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. +7 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Estrarano pri financoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio. ilei.kasisto@gmail.com (financoj). Tel.+374 55 279906 (Viber, WhatsApp), <karinko_arm@mail.ru>. Ekzamenoj. Vic-prezidanto: Alessandra MADELLA, via Prampolini 8, IT-43122 Parma, Italio, Tel. +39 0521 785582, <a.madella@tiscali.it>. Lerneja, universitata, scienca, landa kaj regiona agadoj (Orienta Azio), ekstera komunikado kaj varbado. Estrarano pri kongresoj: Laura BRAZZABENI, via San Filippo 52, IT-58031 Arcidosso (GR), Italio. <laura.brazzabeni@gmail.com>. Tel. +39 3286461063 (WhatsApp). Lerneja agado. Estrarano: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel. +385 981771741. <mjerkovic@net.hr>. Lerneja kaj landa agadoj. Estrarano: Fernando PITA, Estr. Cel. Vieira 134, bl 3, ap 402; Irajá; Rio-de-Ĵanejro cep 21220-310, Brazilo. <magisterpita@gmail.com>. Tel. +55 21 98863-3854 (Telegram,WhatsApp). IPR, universitata kaj scienca agadoj, observanto ĉe TEJO. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Tel. +381 64 8525321 (Viber, WhatsApp, Telegram). Eduk-projektoj, universitata agado, instrukapabligado.

IPR 2023/42

— página 3 del PDF —

Scienca Komitato

Enkonduko

Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet

Karaj legantoj, Danke al la virtuala spaco, nun e-istaj aktivuloj ne asociiĝas por ni nur kun iliaj nomoj aŭ maksimume kun iliaj (nigrablankaj – kaj iam ripetataj) fotoj. Feliĉe cifer-erae, ni povas spekti tre bonkvalitajn registraĵojn de iliaj prelegoj en la interreto – kaj se ni estas bonŝancaj ni povas vidi ilin vive kaj eĉ interparoli kun ili „vizaĝ-al-vizaĝe”. Tian ŝancon mi trovis antaŭ nelonge pri R. Fössmeier. En sesio de Kunpens(ig)ado pri E-o en Universitatoj li koncize parolis pri io, kion li responde al mia peto, bonvoleme artikoligis por tiu ĉi numero de IPR. En la sesio mi esprimis, ke tio, kion ni revas pri E-o en universitatoj, li kaj liaj gekolegoj efektivigis jardekojn antaŭe! Eble lia nuna artikolo – kunverkite de S. Konnerth – donas al ni bazon por ekscii kiel ni planu kaj agu, por ke tiaj bonegaj agadoj ĉiam pli kal pli disvastiĝu anstataŭ senkoloriĝi kun la pasado de la tempo. En tiu ĉi numero – fakte same kiel la aliaj numeroj de IPR – ĉiuj materialoj estas ege valoraj, instruaj, kaj inspiraj, tamen bedaŭrinde, mi neniam povas aludi al ĉiuj ili en mia eta spaco ĉi tie! Do pardonpetante de la aliaj karaj kontribuintoj, mi povas diri kelkajn frazojn nur pri unu alia. Temas pri belega omaĝaĵo, kiun verkis D. Keefe pri karmemora A. Casquero. Laŭ mi, tio montras ne nur la grandecon de la ĵus perdita giganto, sed ankaŭ tiun de Dennis mem – kiel vera sekvanto de li. Same kiel Augusto edukis lernantojn kiel J. Camacho, M. Fernańdez, G.C. Fighiera, A. Sikorska kaj multajn aliajn brilantojn, ankaŭ Dennis sindoneme edukas la postan generacion de kapablegaj E-istoj en diversaj landoj. Bonan legadon! Ahmad Reza MAMDUHI

1

AdE – Akademio de Esperanto

Sur la titolpaĝo: Grafikaĵo de 57-a Kongreso de ILEI – Maceió 2024 (vd. p.52) Sur la dorskovrilo: Unika projekto kun konkretaj rezultoj (vd. p.16)

IPR 2023/43

— página 4 del PDF —

Esperanto en la universitato de Sibio inter 1990 kaj 2023 de Sara KONNERTH kaj Renardo FÖSSMEIER Enkonduko kaj antaŭhistorio Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino ĝis 1990 okazigis sep universitatecajn sesiojn (SUS) por pruvi, ke eblas en Esperanto organizi universitatnivelan studadon. Ĉiuj tiuj sesioj okazis en la Respubliko SanMarino. Provoj ricevi en aliaj landoj ŝtatan permeson pri universitata ekzamenado ĝis tiam ne estis sukcesaj. Nur la rumania klerigministerio en 1985 faris kun AIS interkonsenton pri la ebleco de Esperanto-kursoj ĉe rumanaj universitatoj. Ili tamen ne tuj realiĝis. Post la falo de la Fera Kurteno en 1989 okazoj pri kunlaboro kun universitatoj en orienta Eŭropo pliboniĝis. En majo 1990 la ŝtata universitato de Sibio (Rumanio; germane Hermannstadt) kaj AIS faris jenan interkonsenton: „Por ebligi efikan kunlaboron de la Rumanaj universitatoj kun AIS la unua artikolo de la interkonsento inter la klerigministerio kaj AIS ree …permesas la instruadon de Ilo [= internacia lingvo, Esperanto] kiel filologia studobjekto de la Rumanaj universitatoj kaj ekpermesas kursojn en kaj pri Ilo ankaŭ en nefilologiaj fakultatoj.” [1] Studado pri „Kibernetika pedagogio” (1990) La 1-an de oktobro 1990 la universitato de Sibio (ekde 1995: Universitato Lucian Blaga, ULBS) ekproponis studadon pri „kibernetika pedagogio”. Ĉar la kernajn kursojn de tiu fakaro instruis profesoro Helmar Gunter Frank, prezidanto de AIS, en Esperanto, la studentoj devis almenaŭ pasive regi ĉi tiun lingvon. Tion fari IPR 2023/44

— página 5 del PDF —

kadre de la universitato permesis la ĉi-supra interkonsento. La unuaj kursblokoj en tiu studado estis pri kibernetiko, kibernetika pedagogio, kibernetika psikologio kaj tekniko de komunikiloj. Parto de ĉi tiuj kursoj estis en la instru-taskaro de Otto Stamp, vicministro en la instruministerio. Inter la 7-a kaj la 11-a de oktobro 1991 okazis la unua rumana SUS en Sibio, kunlabore kun la universitato de Sibio. Tiel la studentoj povis sperti la praktikan uzon de Esperanto ekster siaj kursoj. En tiuj sesioj partoprenis multaj studentoj (350 atestoj je la 9-a sesio en 2001), ĉar ili povis akiri tie „studunuojn” agnoskeblajn dum la sekva studjaro. La plejmulto de tiuj kursoj estis en Esperanto. Por multaj filologoj la lernado de Esperanto estis sufiĉe interesa sperto. S. Konnerth ankaŭ partoprenis kun gestudentoj de la filologia fakultato en studadsesioj en Komárno (SK). Organize la nova studplano renkontis kelkajn obstaklojn. Kiam en januaro 1993 prof. Frank pro malsano ne povis instrui, bonŝance Sara Konnerth, esperantistino kaj AIS-anino, povis aniĝi en la universitato kaj transpreni la instruadon. Sed la nova fako „kibernetika pedagogio”, kiu ja estu komplemento al la tradicia pedagogio, formale estis enkadrigita en ĉilastan kaj ne plu ekzistis kiel memstara fako. La Esperanto-kursoj aperis en la diplomoj sub la nura nomo „fremda lingvo”. Komencante en 1994 S. Konnerth organizis – unu- aŭ du-foje en la studjaro – en la Fakultato de Filologio internaciajn AIS-konferencojn, la tiel nomatajn „Rumanajn Studadsesiojn”. Ili okazis ĝis la jaro 2007. Dum tiuj sesioj la pliparte eksterlandaj docentoj prezentis en Esperanto diversfakajn kursojn por studentoj. Studado pri „Internacia komunikado” (1994) Komence de oktobro 1994 Konnerth ricevis postenon por instrui informadikon en la nova sekcio de „Lingvoj modernaj en apliko” de la Fakultato de Filologio. Ĉi tie Frank kaj aliaj AIS-anoj povis instrui – kun traduko – al tiu sekcio speciale la fakon: „Internacia komunikado”, elekteblan fakon por la studentoj de la sekcio. Esperanto estis instruata per fakultativa kurso por la studentoj de ĉiuj sekcioj de la tiama filologia fakultato, kun sekcioj por la rumana, angla, germana kaj franca lingvoj. Ekzistis ankaŭ la eblo studi fakultative ĉi tie la komplementan studadon pri „aplikata informadiko”, kie estis instruataj ankaŭ kelkaj kursoj en Esperanto.

IPR 2023/45

— página 6 del PDF —

Instruado de „didaktika personaro” (2000) Ekde la komenco de la jaro 2000 prof. Frank ne plu instruis en la psikologia fakultato. Sed en la sama jaro estis fondita la „Departemento pri la instruado de didaktika personaro” (Departamentul pentru pregătirea personalului didactic = DPPD) gvidata denove de Conf. d-ro Alexandru Hudiţean, kiu antaŭe estis la gvidanto de la psikologia fakultato. Li ebligis al prof. Frank instrui la tiam por la studentoj elekteblan fakon „Komputile asistata instruado” (IAC = Instruire asistată de calculator) [2], kie Frank instruis en la germana lingvo por la gestudentoj de la ĝermanistika sekcio kaj en Esperanto – kun traduko de Sara Konnerth – por aliaj. Frank faris la kursojn pere de intensaj semajnaj kursoj kaj Konnerth la seminariojn en ĉiu semajno dum la semestro = 14 semajnoj. IAC estis elektebla fako en la „pedagogia bloko” (modulo), kiu estis deviga por ĉiuj studentoj, kiuj volis instrui en iu lernejo iun fakon – kutime po ĉirkaŭ 600 studentoj en studjaro elektis fari ĉi tiun blokon. Renardo Fössmeier instruis en Sibio ekde decembro 2002. Partoprenis en decembro 2002 ĉirkaŭ 60 filologi-studentoj de la fakultativa kurso pri aplikata informadiko en la ekzameno de E-o pri la „Enkonduko en la datenprilaboradon”. En la sekvaj semestroj li faris duagradan kurson pri la sama temo, pri uzo de Interreto, pri kodado de bildoj en komputiloj kaj pri maŝina tradukado. Radojica Petrović faris, same en Esperanto, kurson pri la aplikado de datenaroj, laŭ la ekzemplo de MS Access, por ne-informadikistoj. François Simmonet faris kurson pri franca kulturo (kadre de la kurso „Internacia komunikado”), franclingve por la studentoj de la franca sekcio kaj en Esperanto por studentoj, kiuj antaŭe partoprenis en la fakultativa kurso pri Esperanto. Ĉiuj ĉi kursoj funkciis, inkluzive de ekzamenoj, sufiĉe bone, kvankam la studentoj havis nur kelkmonatan scion de Esperanto. Eble helpis, ke plimulto havis latinidan gepatran lingvon, la rumanan. IPR 2023/46

— página 7 del PDF —

En februaro 2003 – dum la 13-a Rumana Studadsesio – estis fondita la Departemento Akademia Internacia pri Sciencrevizio, UniversitatPedagogio kaj Eŭrologio en la fakultato pri filologio kaj teatro de ULBS. Inter la jaroj 2003 – 2006 funkciis kadre de tiu Departemento la magistriĝstudado „Interlingvistika kaj interkultura eŭropa studado”. Tie la plejmulto de la kursoj estis instruataj en E-o. La studentoj partoprenis ankaŭ en kursoj dum la studadsesio SUS 28 en Karlovo (en 2005), kie S. Konnerth prezentis prelegon pri „Studado pere de AIS en la universitato de Sibio”. Kadre de tiu magistriĝ-studado instruis en Esperanto jenaj AIS-anoj: Barandovská-Frank, Frank, Fössmeier, Leonov, Lobin, Maksimova, Polakova, Quednau, Simonnet, Wickström. Du sibi-aj profesoroj faris kursojn en la rumana. Enkondukan kurson pri Esperanto, en la rumana, faris Maria Butan.

Festaĵo okaze de la inaŭguro de la Departemento Akademia Internacia pri Sciencrevizio, Universitatpedagogio kaj Eŭrologio de la Fakultato pri Filologio kaj Teatro. En la unua vico staras: Gerhard Konnerth, Pamfil Matei, Hans-Dietrich Quednau, Dumitru Ciocoi-Pop, Helmar Gunter Frank, Carlo Minnaja, Fabricio Angelo Pennacchietti; dorse staras la vicrektoroj de la ULBS. IPR 2023/47

— página 8 del PDF —

En la jaro 2006, post la malsaniĝo de prof. Frank, Konnerth transprenis la instruadon de IAC en la DPPD kaj ne plu instruis en la filologia fakultato. Tial ŝi ekde 2007 ne plu organizis studadsesiojn, sed nur „sciencajn sesiojn” en Sibio kun sciencaj prelegoj kaj Esperanta sekcio. La lasta iom granda evento organizita de Konnerth en Sibio estis la aranĝo de SUS 32 en septembro 2011. Nun en la jaro 2023 nur unu Studadplano de ULBS enhavas la eblon instrui Esperanton kiel fakultativan fakon en la oferto de „Fremdaj lingvoj” (la mencio de „Esperanto” malaperis) dum la tria studjaro. Tio estas la plano por la instruado de estontaj instruistoj de infanvartejo aŭ de la lernejaj klasoj 1 – 4 kun germana instrulingvo. Por tiuj studentoj Konnerth instruis Esperanton kiel „fremdan lingvon” lastfoje en la studjaro antaŭ la pandemio de Kovim 19 (do 2018 – 2019). Dum la pandemio fakultativaj kursoj ne okazis. Nun Konnerth estas en pensio kaj ne plu povas instrui fakultativajn fakojn. Konkludo Dum ĉirkaŭ 20 jaroj, inter 1990 kaj 2010, la ŝtata universitato de Sibio prezentis kunlabore kun AIS San Marino diversajn studprogramojn, en kiuj eksterlandaj AIS-docentoj instruis rumanajn studentojn, kiuj lernis Esperanton dum kelkmonata kurso. Malgraŭ administraj obstakloj, kiuj malebligis unuecan programon tra la tuta tempo, ĉi tiuj studprogramoj estis enhave kaj organize sukcesaj kaj havigis al la koncernaj studentoj ne nur scion ne alimaniere haveblan, sed ankaŭ studpoentojn resp. diplomojn. Referencoj [1] Diana Mihăescu (kompilanto / coordinator): Omaĝlibro. 10 jaroj da klerigkibernetiko en „Lucian Blaga”-Universitato Sibiu. Eldonejo Psihomedia, Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino, Universitatea „Lucian Blaga” Sibiu, 2003. [2] Konnerth, Sara: Modeloj de komputil-asistata taksado (Modelle der rechnerunterstützten Bewertung). En: Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft, vol- 53 (1), Akademia Libroservo, Paderborn (Germanio), 3–18, 2012.

IPR 2023/48

— página 9 del PDF —

Augusto CASQUERO, 1945 – 2023 Nekrologo verkita de Dennis KEEFE, la 31-an de oktobro, 2023 En la panteono de elstaraj instruistoj de Esperanto certe troviĝas inter la ĉefaj, honoraj lokoj, nia simpatia, amuza sed serioza Augusto Casquero de la Cruz, kromnomata en Ĉinio la fluganta, hispana instruisto. Kiamaniere li iris de unu landoparto al alia, ĉu fluge aŭ alimaniere, mi ne scias, sed mi neniam forgesos la unuan tagon, kiam mi ekkonis Auguston en Madrido, strato Atocha, numero 98, etaĝo 4 en la tiel nomata Liceo de Esperanto. Estis ĝuste Augusto, kiu konvinkis min aliĝi al mia unua kurso de Esperanto, antaŭ 43 jaroj en Madrido.

Augusto naskiĝis la 31-an de januaro en la urbo Plasencia, regiono Caceres, en Hispanio. Li forpasis la 19-an de septembro, post multjara malsano kaj kompleta, tragika memoro-perdo, en alia hispana urbo, Valencio, kie familianoj, geamikoj kaj esperantistoj adiaŭs lin en funebra ceremonio nur 24-horojn poste. Jam posttagmeze, la 20-an de septembro, Augusto ne plu estis inter ni. IPR 2023/49

— página 10 del PDF —

Dum sia tuta vivo, la menso kaj koro de Augusto ĉiam restis ĉefe en unu sfero, tiu de lernado kaj instruado. Li ĉiam provis legi, lerni, studi; li ĉiam klopodis apliki ĉion, kion li lernis por la solvo de homaj defioj. Unue, en la mondo de instruado, kaj due en la mondo de agado. Scivolema, lernema, kaj antaŭ ĉio, instruema kaj societema, tia estis Augusto. Kaj amuza: tipa esperantisto diras „saluton,” Augusto diris „SALATON!” Tamen io, kio ne komplete klaras en lia vivo-itinero, estas lia aliĝo al la hispana armeo en la fruaj jaroj de sia kariero. Kiel ĉiuj hispanaj junuloj tiutempe, li devige militservis, sed ĝuste kial li daŭrigis en tiu kampo estas mistero, speciale kiam vi prikonsideras lian pacaman koron kaj lian postan vivon en Esperantujo. Tamen, eĉ en la armeo oni klare komencis vidi lian emon ĉiam lerni kaj ĉiam instrui. Augusto rapide elstaris en la armeo, kaj same rapide iĝis oficiro kun posteno en Norda Afriko, en la hispana kazerno de la urbo Melilla. Tie rimarkite pro sia talento, li estis elektita ricevi specialan lingvo-trejnadon en Usono en 1973. Dum kvar monatoj tie, Augusto studis la anglan lingvon kaj poste telekomunikadon per mikro-ondoj. La rezultoj estis bonaj, kaj Hispanio poste sendis Auguston al la ŝtato New Jersey en Usono por ricevi pluan trejnadon, ĉi-foje, kiel instruisto en la armeo. La armeo estis ne nur lia loko de teknika trejnado, sed ankaŭ de lingvolernado. Mi jam menciis lian angla-lingvan sperton en Usono; en Hispanio, en lernejoj de la armeo li povis studi aliajn lingvojn: la germanan, la rusan. Kaj krom tio, ekstere, li ofte vizitadis la Oficialan Lernejon pri Lingvoj en Madrido por daŭre lerni lingvojn. Li iĝis poligloto. Militisto? Se fotisto sekvus Augusto-n dum tiuj jaroj, probable en la fotoj vidiĝus lingvo-libroj, ne pafiloj! Feliĉe por ni, dum Augusto libertempis en Valencio, en 1969, li legis iun anoncon en la loka gazeto pri senpaga kurso de iu lingvo nomata Esperanto. Scivolema, kiel denaska lernemulo, Augusto decidis ĉeesti la kurson, kaj ne nur. Li invitis siajn gefratojn ĉeesti kun li. Imagu la unuan lecionon de Esperanto: Augusto, tri fratinoj kaj unu frato! Ili ĉiuj lernis Esperanton kune, kaj 12 jarojn poste en Madrido esperantistoj ankoraŭ ofte vidis unu aŭ du el la gefratoj ĉeesti Esperantajn eventojn, ĉiam kun Esperanto en siaj konversacioj. Konante Auguston, mi supozas, ke li daŭre instigis familianojn praktiki Esperanton, kaj ni scias, ke en tiuj jaroj li komencis instrui Esperanton al kolegoj en la armeo, kaj en Hispanio kaj en Usono. Dum siaj armeaj jaroj, en la lasta parto de la sepdekaj jaroj, Augusto ludis IPR 2023/410

— página 11 del PDF —

centran rolon, kune kun sia koramikino, poste edzino, Alicia en la Liceo de Esperanto. Laŭ mia memoro, ili loĝis proksime de la Liceo kaj povis facile atingi ĝin piede, kio certe influis en la vigla disvolviĝo de la madrida grupo. Kun tiu dediĉita paro da esperantistoj, estis ĉiam iu en la Liceo por bonvenigi homojn de Madrido, kiuj interesiĝis pri Esperanto kaj kiuj eventuale lernos ĝin en unu el la multaj kursoj tie. Tiel okazis al mi: en marto 1980 mi estis lernanto de la hispana lingvo en la Universitato Complutense de Madrido: hazarde mi vidis afiŝon pri kurso de Esperanto ie en la centro de la urbo. Mi iris al la Liceo, kaj, kiel dirite, Augusto konvinkis min aliĝi al la kurso. Farite. Dum tiu periodo, Augusto kaj Alicia estis la motoro de la movado en Madrido. La Liceo pozitive revoluciiĝis dum tiu tempo, de pasiveco al aktiveco, parte ĉar ili kapablis bonvenigi talentajn, lernemajn esperantistojn. Speciala kazo de tio estis la alveno de Pedro Villaroig, poste instruisto de Esperanto (mia, ankaŭ), kaj Juan Carlos Ruiz, ambaŭ iĝis elstaraj akademianoj, universitataj profesoroj pri fiziko kaj pri inĝenierado, kun dekoj da sciencaj artikoloj kaj libroj. Augusto sciis, kiel konservi tian talenton en la Liceo kaj tio gravis por la loka movado. La Liceo en la epoko de Augusto estis bolanta poto de altnivela agado, kaj tie multaj esperantistoj daŭre lernis la lingvon kaj lernis verki: Jorge Camacho, Miguel Fernańdez, Gian Carlo Fighiera, Ada Sikorska, Ana Montesinos, Francisco Javier Moleón, Pedro Garrote, Pilar Menéndez (poste en Norvegio), Angel Sancho, Pedro Villaroig, Juan Carlos Ruiz kaj mi mem, Dennis Keefe. Kaj oftaj gastoj de eksterlando kiel Liven Dek, Duncan Charters. Augusto influis nin ĉiujn, kaj ĉu ni lin? Ĉiaokaze la Liceo de Esperanto de Madrido kun Augusto kaj Alicia kune kun tiaj elstaraj homoj estis unu el la plej bonaj lokoj en la mondo por kreski Esperante. Augusto vere amis instrui, ĉu kompensate ĉu ne, kaj li instruis tiom da kursoj en Madrido, ke nur eblas diri, ke tiumomente, en la fruaj okdekaj jaroj, ĉiumonate alvenis al la Liceo dekoj da homoj interesataj pri Esperanto. Kursoj komenciĝis ofte, kaj kutime kun plenplena lerno-ĉambro de 35 gelernantoj. Tiaj cirkonstancoj timigus multe da novaj Esperantaj kursgvidantoj, sed por Augusto povi instrui en tiaj cirkonstancoj estis granda plezuro. Augusto estis la kursgvidanto de ĉiaj kondiĉoj. Sed instruado de Esperanto estis nur parto de la verda vivo de Augusto. Li ŝatis agi, fari, organizi. En 1980, li organizis diversajn aspektojn de la Liceo: li kontaktis amaskomunikilojn, li petis subvenciojn, vizitis la IPR 2023/411

— página 12 del PDF —

ministerion pri kulturo. Mi memoras, ke unufoje li revenis de unu el tiaj rendevuoj, kaj dum la fama, ĉiusemajna Konversacia Rondo regule ĉeestata de 20, 30, 40 esperantistoj, li subite elpoŝigis 50 000 pesetojn, levis ilin super sian kapon kaj fiere diris: „Jen nia subvencio por la Liceo de Esperanto!” Tio estis alia talenta flanko de Augusto: li sciis kiel klare, amuze eĉ ŝoke komuniki. Lia talento komuniki helpis al ni starigi literaturan konkurson en la Liceo en 1981. Kaj menciindas la Internacia Seminario pri Sportoj en 1982, la tuto en Esperanto, kaj kun la aprobo kaj beno de la Ministerio pri Kulturo: 150.000 pesetoj kaj subteno de la reĝo Juan Carlos de Hispanio. Kompreneble, tiaj kapabloj de Augusto kondukis lin al multe da postenoj en Esperantujo, ekde la prezidanteco de la Madrido Esperanto-Liceo, tamen Augusto ne vere ŝatis esti estro de io ajn. Li ŝatis agi, fari. Ĉu intelekte modesta? Ĉu socie timema? Agado kaj farado kun ia rekono, tio jes, sed prefere kun malpli da oficialaj diplomoj, kaj kun pli da rekono kaj kafo. Jes, kafo. Augusto tre ŝatis babili kafeje. Prefere agnosku la atingojn de Augusto per kafo kaj amikeca konversacio, ne per paperoj, nek per tro da oficialaj laŭdoj. En la madridaj jaroj, la emo studi kaj lerni instigis Auguston forlasi la armeon kaj komenci dediĉi sin plene al studado pri edukado. Unue li diplomiĝis pri infana edukado en la Universitato Complutense de Madrido. Lia subfako? Angla filologio. Poste li diplomiĝis pri speciala edukado kaj iĝis instruisto de logopedio, tio estas, helpanto de homoj, kiuj havis problemojn, psikajn aŭ fizikajn, bone paroli, elparoli sian denaskan lingvon. Estas iom ironie, ke Augusto mem, ofte parolante fulmorapide, ne tiom zorgis pri sia propra akĉento en Esperanto, kion la ĉinoj kaj aliaj en postaj jaroj rimarkis. Tamen, kiel klare aŭdeblas en registraĵoj, ekzemple, en lia alparolado al la Kongreso de Esperanto en Valencio en 1993, li povis paroli tute klare, bone eligante ĉiajn vokalojn kaj konsonantojn de la lingvo. Eĉ modelo de prononcado, SE li volis. Augusto, la eterna lernanto, ne haltis tie en siaj jam longaj universitataj studoj. Jardekon poste en Valencio, li sekvis doktoriĝan diplomon pri edukado, farante ĉion krom la lasta parto: la doktoran disertacion. Tamen, li verkis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto kaj faris lerno-eksperimenton en loka valencia lernejo, instruante al la infanoj unue Esperanton, kaj poste, mi kredas, la anglan. Indus trarigardi lian laboron pri tio kiel Esperanto lernfaciligas la akiron de dua lingvo, tamen mi ne scias, kie troviĝas lia disertaĵo. IPR 2023/412

— página 13 del PDF —

La rilatoj inter la Universitato de Valencio kaj Augusto estis bonaj. Tiel, poste, Augusto petis de ili aldoni oficialan, porkreditan kurson de Esperanto en la fako pri filologio kaj tiel ili faris. Augusto instruis tiun tre popularan kurson dum 6 jaroj. Pro tiu sukceso, estis iam espero en Hispanio, ke ankaŭ aliaj universitatoj, sekvante la ekzemplon de Valencio, enmetos kursojn en la oficialan programaron, sed bedaŭrinde, tio ne okazis, ne en ĉeestaj universitatoj. La kursoj de UNED estiĝis, sed dudek jarojn poste. Tamen aparte sciu, ke en Valencio, en la unuaj el tiuj ses jaroj de Esperanto, la kurso furoris: en la unua kurso, ekzemple, la aliĝo-periodo de 90 tagoj tute ne bezonatis, ĉar post nur kvar tagoj la kurso de Esperanto estis jam plenplena kun 50 studentoj. Granda sukceso en la historio de Esperanto. Estis pli da studentoj, kiuj volis eklerni Esperanton ĉe la universitato inter 1998 kaj 2004 ol sidlokoj en la klasĉambro. Spite al tiu sesjara universitata sukceso en Valencio, la pasio de Augusto por Esperanto, lernado, instruado kaj spertado de novaj situacioj refoje altiris lin al foraj landoj kaj li decidis dediĉi sin al nia lingvo aliloke. Dum tiuj restadoj en aliaj mondopartoj Augusto, ĉiam pasie pri lernado, provis akiri ĝis certa grado la lingvojn de la regionoj, kie li loĝis kaj laboris. Unu jaron en Slovakio, en Poprad; kvin jarojn en Pollando en Bydgoszcz. Kvar jarojn en Ĉinio en Kantono, kaj eble unu jaron en Vjetnamio. Tiel li akiris iom el ĉiu lingvo. Estis Pollando kaj Ĉinio, kiuj plej tuŝis Aŭguston. Li ĉiam diris, ke li amas Pollandon pro tio, ke la poloj kaj la hispanoj similas: gastamaj, simpatiaj, sinceraj. Kaj li diris preskaŭ la samon pri Ĉinio. Li eĉ verkis artikolon por la revuo Esperanto titolitan: „En kio similas Hispanio kaj Ĉinio?” Respondo: en multo! Augusto tre ŝatis la viglan strato-vivon de Ĉinio, la homajn rilatojn, kio tiom memorigis al li Valencion, Plasencion, Madridon. Kaj la manĝojn. Sed sciu, ke Augusto ankaŭ tre ŝatis prezenti ĉion hispanan, ĉie en la mondo kie li loĝis. Kelkfoje per prelegoj, kaj ofte per sia kuirado: homoj tra tuta Eŭropo kaj multaj landoj en Azio spertis la famajn hispanajn rizaĵojn, paeljojn, kuiritajn de la manoj de li. Augusto la ambasadoro de la hispana kuirarto. En Pollando Augusto instruis Esperanton kaj la hispanan lingvon en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz (ISTK). Tio, kion li faris tie, meritas plian atenton: Augusto unue instruis Esperanton al la studentoj, kaj poste, per Esperanto, li instruis la hispanan lingvon. Ofte por fari tion, li utiligis hispanan modernan muzikon, tradukante, elektante specialajn vortojn aŭ frazojn por plua studo. Ankaŭ en Ĉinio li instruis IPR 2023/413

— página 14 del PDF —

Esperanton kaj la hispanan ĉe universitato en Kantono, en la suda parto de Ĉinio, kune kun la helpo de la ĉina profesoro Liu Weizhuang. Kursojn de Esperanto li ankaŭ prezentis en la Esperanto-Asocio en la 21-a etaĝo de 30etaĝa nuboskrapulo, tipa en la ĉinaj urbegoj. La ĉina sperto de Aŭgusto estis profunda: prelegoj en universitatoj kaj Esperantaj asocioj, ĉeesto de la Landa Kongreso en Nankino, instruado eĉ en budhana monaĥejo nomata Duobao Si, kun la Esperanto-parolanta monaĥo Miaohui, en la urbeto Sanmen, ne malproksime de Ŝanhajo. Tie li prelegis interalie pri didaktiko, kaj oni povas imagi la efikon de tia informado sur 100 monaĥoj, kiuj ĉiam restis inter la muroj de la monaĥejo mem! Sed la plej granda partopreno-evento en Ĉinio estis la Lingvaj Festivaloj de Ĉinio. Augusto, kune kun Michel Fontaine de Francio kaj Peng Zhengming de Ĉinio instruis Esperanton al pli ol 1400 ĉinoj en la dua semajno de majo 2008. Ĵurnalistoj abundis ĉe la Festivalo, kaj Augusto vidiĝis tra la tuta lando en la ĉina televido, kiel ĉiam simpatia, amuza kaj tre komunikema. Li salutis ĉine, kaj parolis Esperante. Por multe da Esperantistoj kaj ILEI-anoj io mankas en la supra rakonto pri la vivo de Augusto. Mi ne scias, ĉu Augusto konsentus kun vi kaj eble al li ne tiom plaĉas, ke mi kompletigu nian memoraĵon pri li per la sekvo. Honorojn li ne tiom ŝatis. Tamen, ek. Ni faru! Augusto estis la prezidanto de la LKK de la UK Valencio 1993. Li fariĝis la prezidanto de la grupo de Esperanto de Madrido, de Valencio, de la tuta Hispanio en HEK, plurfoje, ne dezirante tion, sed farante, se iu alia ne prezentiĝis por plenumi tiajn prestiĝajn taskojn. Li estis Komitatano de UEA. Augusto estas en la Panteono de elstaraj instruistoj de Esperanto de Edukado.net. Li gajnis tri literaturajn premiojn, du en Esperanto, unu en la valencia. La ricevis la unuan premion Ada Sikorska, kaj pri tio li certe ŝatus, ke ni menciu. Alicia, siaflanke, ricevis la premion Klara Silbernik – kaj tion certe Augusto ŝatus, ke mi menciu: sen Alicia, eble sekve sen Augusto en Esperantujo! Li verkis dekojn, eĉ centojn da arikoloj kaj diverspecajn anoncojn, tamen neniam verkis libron, bedaŭrinde. Post ĉio ĉi, li pluvivas en la hispana traduko de la Esperanto per la Rekta Metodo de Stano Marček. Kaj Augusto akiris subvenciojn por publikigi Esperantajn librojn, ekzemple, la antologion de la valenciano Miguel Hernández, Poeto de l’ popolo, tradukitan de la esperantisto Miguel Fernández. Li ricevis diplomon pri elstara agado de UEA. Li estis vicprezidanto de Monda Turismo. Kaj li posedas ankoraŭ IPR 2023/414

— página 15 del PDF —

aliajn, ne supre menciitajn, sennombrajn diplomojn pri studoj ene kaj ekstere de la Esperanto-Movado. En tute alia fako, li partoprenis, kurante, en pluraj plendistancaj maratonoj en Madrido. Li vizitis 47 landojn, kaj por fini, lia plej ŝatata libro estas Don Kiĥoto, parte ĉar la vaganta kavaliro Don Kiĥoto memorigas lin pri multaj idealistaj esperantistoj, kaj ankaŭ pri li mem: Augusto, la eterna, scivolema lernanto kaj instruanto de ĉiuj kaj antaŭeniganto de Esperanto. Augusto, la fluganta, hispania instruisto – kaj eterna lernanto. Ĝis revido, kara Augusto! Kondolencoj al Alicia, liaj gefiloj kaj familianoj, kaj al ni, esperantistoj.

Unika projekto kun konkretaj rezultoj de Mónika MOLNÁR (Svislando / Hungario) La 6-an de majo 2023, dum sia Malferma Tago, la Lernejo de La Granda Ursino festis siajn 40 jarojn. Temas pri tiu eta, svisa lernejo, kies pedagogia linio sekvas la spurojn de Célestin Freinet, franca pedagogo. Nia asocia lernejo havas baze alian funkciadon ol la publikaj lernejoj, sed nun ni menciu nur la fakton, ke en ĝi ĉiuj gelerantoj lernas Esperanton, kiel devigan studobjekton. Spite al la supozo de pluraj esperantistoj, la devigo ne vere influas la sintenon de la gelernantoj, kiuj ŝatas kaj plezure lernas Esperanton tra la multaj, variaj aktivaĵoj proponitaj de mi (ilia instruistino) aŭ de ili mem. En nia repertuaro troviĝas multaj ludoj, prelegetoj, skeĉoj, teatraĵetoj kaj marionetaj spektakletoj, kamiŝibajoj (bild-teatroj), sciencaj eksperimentoj, komunaj kuiradoj, korespondadoj, infanrakontoj kun propraj ilustraĵoj (el kiuj kelkajn vi povas vidi kaj legi regule en mia rubriko, LUDE de Juna Amiko), kanto-tekstoj, kantadoj kaj ankoraŭ multaj aliaj aktivecoj. Loko mankas por ĉion detali, do ni koncentriĝu pri la plej lasta granda kaj unika projekto, kiun ni ellaboris kaj realigis parte dum la Malferma Tago kun la konata kaj ŝatata muzikgrupo, Kajto. La ideo de tiu ĉi projekto naskiĝis antaŭ tri jaroj, sed pluraj faktoroj (homaj kaj kovidaj) malebligis la realiĝon tiam. La vera projekto komenciĝis iam en decembro 2022 per kreado de kanto-tekstoj fare de la kvar plej aĝaj gelernantoj de la lernejo. La junuloj libere kreis siajn tekstojn, kiujn mi korektis, reviziis kaj al kiuj mi proponis modifojn por ke ili konvenu al kantotekstoj. Kiam la junuloj akceptis miajn modif-proponojn, mi sendis la tekstojn al Kajto. Nanne eklaboris por komponi melodiojn al tiuj kvar tekstoj, kaj kvankam li ne havis facilan laboron, li tamen sukcesis krei kvar mirindajn melodiojn laŭ la senditaj IPR 2023/415

— página 16 del PDF —

tekstoj. Intertempe, ĉiuj gelernantoj de la lernejo ekkonatiĝis kun la tekstoj kaj komencis parkerigi ilin. Post tiu etapo Nanne registris la novnaskitajn kantojn kun la voĉo de Ankie, kaj sendis ilin al mi, kiu pludonis la kantitajn versiojn al la gelernantoj. La malkovro de la melodioj estis plena je emocioj. Ĉiuj estis ravitaj de la kantoj. La daŭrigo de la parkerigado fariĝis pli facila kantante la tekstojn por ke tiu parto iru jam glate kiam alvenos niaj gastoj, Ankie kaj Nanne, unu semajnon antaŭ la Malferma Tago, ĉar jes, ankaŭ tio estis parto de la projekto. La infanoj, kiuj lernas Esperanton de unu-du aŭ pluraj jaroj, kapablas sufiĉe bone kompreni kaj paroli ĝin (la plej lertaj eĉ trapasas regule KER-ekzamenojn je B1 kaj je B2 niveloj post sia 14-a jaraĝo). Sed ĝuste tiam ni havis du novulojn… Unu komencis la lernejon – kaj do E-on – ĉe ni nur du semajnojn antaŭ la alveno de Kajto kaj la alia eĉ ne du tagojn antaŭe, do ĉi-lasta konis absolute nenion pri la lingvo, pri la kantoj, pri io ajn. Tiam ni pensis, ke ni lasos lin fari kion li kapablas kaj ni adaptiĝos al la situacio por ke li ne sentu sin ĝenata. La antaŭvidita problemo montriĝis superflua timo, ĉar la knabo tre rapide lernis la kantojn en tiu nekonata lingvo kaj povis plene partopreni en la koncerto semajnfine. Jen plia pruvo pri la potenco de kantoj en la lingvoinstruado, pri kiu mi ekde ĉiam estas intime konvinkita. Nu, vi jam povis diveni la sekvan etapon, nome ke komence de majo 2023 Kajto venis en nian lernejon kaj ili persone dediĉis sin kun la infanoj por ke nia projekto havu kiel eble la plej grandan sukceson! Ili vojaĝis 1800 km-ojn (900 tien-reen) el Nederlando kun siaj muzik-instrumentoj, son-sistemoj, alportante ankaŭ siajn entuziasmon kaj bonhumoron al la infanoj, kiuj ege aprezis kaj ĝuegis ĉion. Dum kvar tagoj ili venis ĉiutage en la lernejon por kanti kun la gelernantoj niajn kvar kantojn kaj instrui al ili kelkajn ankaŭ el sia repertuaro. Kelkaj estis jam konataj de la pli aĝaj gelernantoj, kelkaj tute novaj, sed ĉiuj entuziasme kunkantataj. Ili tiom bone progresis, ke merkrede kaj ĵaŭde okazis jam eĉ registradoj de la kantoj fare de Nanne, per lia profesia sonsistemo. La infanoj ne sciis ekzakte por kio ni re- kaj reregistras la kantojn, ni ne vere diris tion al ili, sed kompreneble ili havis siajn supozojn, kiuj donis siaspecajn spicojn al la tuto. Vendrede ni aldonis ankaŭ frapinstrumentojn, per kiuj la gelernantoj akompanis la refrenon de „Procesio multkolora”. Sabato estis la granda tago, la malferma tago kun IPR 2023/416

— página 17 del PDF —

speciala programo por la 40-a datreveno de la lernejo. Kajto kolorigis kaj vigligis la matenan oficialan parton komence en duopo kaj poste parte kun la infanoj. Ili same procedis dum sia posttagmeza koncerto, kie plurajn kantojn ili prezentis kune kun la infanoj, interalie la kvar kantojn, kiuj ekestis el la kunlaboro de nia lernejo kun Kajto. Ambaŭ partoj havis belan kaj meritatan sukceson kaj la tagon partoprenis ankaŭ iamaj lernantoj, gepatroj, parencoj kaj grupo da svisaj esperantistoj. Ni restas ege dankemaj al Ankie kaj Nanne por tiuj kune pasigitaj mirindaj tagoj.

La eksterordinara kunlaboro kun Kajto donis ankaŭ tre belajn momentojn por babiladoj, ideo-interŝanĝoj kaj mi ŝatus kundividi kun vi la personajn impresojn de Ankie kaj Nanne pri tiu ĉi unika projekto, en kiu ili ludis ĉefrolon: „Ni tre aprezis ĉi tiujn 5 labor-tagojn en la lernejo de La Granda Ursino kun la lernantoj kaj kun Mónika kaj Anke (la du ĉefaj instruistinoj kaj lernejgvidantoj), kaj ni tre aprezis la principon de la lernejo. Estis bonege, granda, granda plezuro! Kio estis la plej bela momento? Hm, malfacilas diri, ĉar ĉiu momento estis bona! Estis tro da bonaj momentoj por povi elekti iun specifan momenton… Sed se ni vere devus elekti iun precizan momenton… tio eble estus la vendreda mateno, dum la ĝenerala provludo, kiam ni vere sentis, IPR 2023/417

— página 18 del PDF —

kiom la gelernantoj estis engaĝitaj: ili kantis ĉiujn kantojn parkere, kiel Mónika kaj Anke petis tion de ili. Kaj ili ĉiuj konis vere ĉiujn kantojn parkere! Gratulon al la gelernantoj de La Granda Ursino! Ankaŭ la Malferma Tago estis tre bona! Ni sentis tre bonan sindediĉon de la gelernantoj kaj bonan sinergion kun la publiko. Ankaŭ la kontakto kun la gepatroj estis tre bona. Ni vere estas tre kontentaj pri la tuta semajno!! Ĉu io frapis nin en ĉi tiu lernejo, kio povus esti nekutima aliloke? Jes, certe, eĉ pluraj aferoj, sed tio, kion ni eble plej elstarigus, estis la fakto, ke por ni en ĉi tiu lernejo ĉio estas en rilato kun ĉio! Ĉio estas konektita! Temas pri unueco. Ekzemple, la kuirado havas rektan ligon kun matematiko ktp. La lernantoj havas multajn eblojn por moviĝi. Dum la tago ili havas sufiĉe da tempo, por elspezi sian energion en la freŝa aero de la ĝardeno! Se ni havus 20-25 jarojn, ni ŝatus kandidatiĝi por povi labori en tiu ĉi bela lernejo!! Labori en ĉi tiu lernejo ne estas nur laboro… ĝi estas vivmaniero. Por tio necesas grandaj edukaj, sociaj kaj administraj kapabloj. En Mónika kaj Anke ĉi tiuj kvalitoj ĉeestas, kaj ili estas subtenataj de la aliaj instruistoj kiuj laboras en tiu ĉi lernejo. Ni havas grandan admiron por ’La Grande Ourse’!!” – Ankie kaj Nanne de Kajto. La projekto poste disvolviĝis iom silente, sekrete en la manoj de Ankie kaj Nanne, kaj ni povis malkovri ĝian sekvan paŝon al la publiko dum la UK en Torino. Tie mi prelegis pri tiu ĉi projekto, kaj Kajto aktive partoprenis mian prelegon prezentante vive la kvar kantojn de la gelernantoj kaj anoncante la novaĵon, ke ili troviĝas sur la ĵus eldonita naŭa KD de Kajto, kiu titoliĝas „Sen timo”. Cetere, gelernantoj el la jaro 2020 same partoprenis en la kantado de la refreno de la titoldona kanto! Do, vi povas vidi, ke nia kunlaboro komenciĝis jam multe pli frue ol tiu ĉi nuna projekto. Por transdoni al vi ankaŭ la pensojn de la gelernantoj, jen kelkaj fragmentoj el iliaj projekt-priskribaj tekstoj: „Por mi la semajno estis vere granda kaj bela eksperimento, kiu estis tre diversa ol kanti en la franca, ĉar ni kantis ne nur por la publiko, sed ankaŭ por ni mem. Mi esperas, ke foje mi povos revidi Kajton, ĉar Nanne estas tre amuza kaj Ankie estas tre bela kaj tre ĝentila.” – Olga, aŭtorino de la kanto „Arbare”. IPR 2023/418

— página 19 del PDF —

„Tagon post tago ni pliboniĝis kaj ni eĉ registris la kantojn. Ankie kaj Nanne estis vere agrablaj, do mi tre, tre ŝatis labori kaj kanti kun ili. Ili nomiĝas Kajto, ĉar por Nanne la kajto estas simbolo de paco. Mi dankas ilin pro ilia veno.” – Eloïse, aŭtorino de la kanto „Survoje”. „Dankon por ĉio kaj ankaŭ por la KD, kiu estas en la aŭtomobilo por aŭskulti ĝin dum niaj familiaj vojaĝoj. Mi esperas ke ili povos reveni ĉar tiu eksperimento estis vere bona, ke ni povis kanti kun muzikistoj en Esperanto! Mi pensas ke estis mia plej bona kanto-semajno en Esperanto. Estas vere, ke ĝis nun ĝi estis mia sola tia semajno, sed certe la plej bona, kiun mi faris en mia vivo, ĉar mi scias ke eĉ se mi refarus unu alian kanto-semajnon en Esperanto, ĝi ne povus esti pli bona ol tiu ĉi semajno. Kaj nun ni atendas alian fojon por ke ni povu reparoli kun ili. Dankon por ĉio kaj… ĝis revido! – Damien

„Dankon pro ĉio, kion ni faris. Ĉiu momento kiun ni pasigis kune, estis magio. La kompakt-disko estas unu tre bela surprizo. La kantoj alportas al mi multajn memorojn. Per la KD ili estas tute gravuritaj en mia koro por ĉiam. – Alessio „Mi havis grandan plezuron lerni kun ili. La Malferma Tago certe estis granda laboro, sed ĝi valoris. Mi tute ne sciis kial ili registris nin, kaj nun mi IPR 2023/419

— página 20 del PDF —

scias: ili volis eldoni KD kun niaj kantoj. Dankon por la KD! Mi tre ŝatis ĉiujn kantojn. – Numa, aŭtoro de la kanto „Sonĝo-monde”. „Mi volas vere danki ilin por la KD, mi aŭskultas ĉiujn kantojn sur ĝi. Mi trovas la kantojn tiom belaj kaj ili kantas tiom belege! Dankon ankaŭ por tio, ke niaj kantoj estas sur la KD! Mi esperas revidi ilin ankoraŭ unu fojon dum mi estas ankoraŭ lernanto en La Granda Ursino. – Clovis, aŭtoro de la kanto „Frateco”. Mi esperas, ke ni donis emon al vi akiri la novan KD-n de Kajto. Se vi ankoraŭ ne posedas ĝin, ne hezitu, valoras havi kaj aŭskulti ĝin! Konklude: nia unika projekto alportis ne nur kvar belajn novajn kantojn al Esperantujo, sed ankaŭ ĝojplenajn labor-horojn, -tagojn al la gelernantoj, belajn personajn travivaĵojn kun simpatiaj kaj sindonaj Esperanto-kantistoj, kaj multajn tre pozitivajn sentojn, emociojn, kiuj espereble longe akompanos ilin. Jen la nuna stato de nia bela projekto kun la jam ekzistantaj, konkretigitaj rezultoj kaj eble mi povas flustre diri, ke tio ankoraŭ ne estas la fino, kelkaj pliaj etapoj lige al ĝi estas ĝuste nun realigataj… Ps: Kvankam la kutima sinteno estas la ignoro de mia helpo-peto, eĉ se mi tre malofte faras tion, tamen mi lasas ĝin ĉi tie: la ekonomia kaj la postkovida krizoj bedaŭrinde ne favoris al tiu ĉi bela, eta lernejo. Se vi taksas nian laboron valora, daŭrigenda kaj se vi ŝatus helpi la lernejon (kiu havas neniun ŝtatan aŭ eksteran financan helpon!) por la pluvivigo, viaj kontribuoj (de ajna sumo) estas tre bonvenaj sur la konto de la lernejo kun mencio de „Esperanto”: Association de l’Ecole de La Grande Ourse, Rue des Recrêtes 18, CH-2300 La Chaux-de-Fonds IBAN: CH40 0076 6000 1028 9657 3

LINGVOLERNADO PER DANC-TAPIŜOJ La populara danc-tapiŝo estas uzebla ne nur por agrable amuzi sin per dancado, sed ankaŭ por ekzercado pri fremdaj lingvoj! – Tion pruvas la nova instruila projekto, evoluigita enkadre de la Erasmus-projekto „Vortoj”. Danc-tapiŝojn oni kutime uzas por saltadi per difinitaj paŝoj al diversaj direktoj laŭ la ritmo de la muzika videaĵo, vidata sur granda ekrano. La tapiŝo kaj la ekrano estas konektitaj al komputilo. Nun anstataŭ la muzikaj klipoj oni vidas lingvajn ekzercojn, sed por solvi ilin oni devas fari same per saltado (paŝado) al konkretaj kvadratoj (direkto-sagoj) de la tapiŝo – granda defio, kaj interesa ludo! IPR 2023/420

— página 21 del PDF —

Kombinado kun fizika korpo-moviĝo (paŝado, saltado aŭ dancado) igas la lingvolernadon interesa (kaj samtempe tre utila) ludo, kiu efikas pozitive ankaŭ al la sano! La celgrupo de la nova instruilo estas bazlernejanoj super 10-12-jara aĝo, sed kiel la ĝisnuna testado kaj provludoj montris, ankaŭ plenkreskuloj tre bone amuziĝas kaj kun utilo uzas la novan ludilon… :-))) Principe la programo estas planita por individua ekzercado, sed oni povas konekti al la komputilo eĉ 2 danctapiŝojn, do oni povas ankaŭ ludi konkurson, kiu estis tre atentoveka en la eksperimentaj klasoj. Kroma valoro de la programo estas tio, ke ĉiu spektanto (ceteraj, momente neludantaj lernantoj en la kurso aŭ lerneja klaso) vidas la demandojn kaj ankaŭ ili mem serĉas la solvon, do eble ludas nur 2 lernantoj, tamen ekzercas sin ĉiu ĉeestanto!

IPR 2023/421

— página 22 del PDF —

Uzebla en kaj por 10 lingvoj – kaj senpage! La uzebla surfaco de la projekto estas multlingva, ĝi ekzistas en 10 lingvoj. En la programo mem oni povas trovi ekzercojn en 10 diversaj lingvoj, kaj ĉiu el ili estas atingebla en ĉiu uzebla lingvo! La gamo de uzebloj vere estas internacie vasta! Post la fino de la projekto, ekde la nova jaro 2024 la programo estos libere kaj SENPAGE atingebla por ĉiuj interesiĝantoj en la retejo: http://vortoj.net – oni povas uzi la ekzercilon rekte en la retejo, nur per sia komputila retumilo, kaj oni ne devas elŝuti aŭ instali ion ajn! Post la startigo de la programo kaj elekto de la uzata surfaca lingvo, oni devas registriĝi, ĉar la programo mezuras la atingitajn poentojn, tempon de respondado, montras la erarajn respondojn, kaj tiel ebligas ankaŭ la konkursadon inter la uzuloj, lernantoj. Post la eniro, oni devas elekti la lernatan lingvon, kaj elekti inter la jam preparitaj ekzerco-TEMOJ. La ekzercoj mem povas esti diversaj, ekzistas 5 ludo-modoj:

– falantaj vortoj (oni devas trovi la ĝustan respondon antaŭ ol la falanta vorto atingas la subon de la ekrano) IPR 2023/422

— página 23 del PDF —

– ortografio (oni devas trovi la ĝustan respondon pri gramatikaj demandoj) – bildo-vortoj (aperas bildo, kaj oni devas elekti la ĝustan vorton, kion ĝi signifas?) – aŭdo-vortoj (oni povas aŭdi vortojn, kaj devas kompreni ilian ĝustan signifon) – konkurso (la saman demandon devas respondi ambaŭ ludantoj, kaj ili vidas sian pozicion, kvazaŭ ili partoprenus iun kur-konkurson). La lernilo estas projektita principe por uzado kun danc-tapiŝoj, sed eblas uzi ĝin (doni la respondojn) ankaŭ per komputila klavaro kaj ankaŭ per ludtabulo.

La projekton „Vortoj” partoprenas 5 organizoj el diversaj landoj. Gvidas ĝin Edukado@Interreto, E@I el Slovakio, kaj partoprenas ĝin Lingvo-Studio el Hungario, UEA el Nederlando kaj du bazlernejoj en Francio kaj Slovakio. IPR 2023/423

— página 24 del PDF —

Kiel Erasmus-projekto, la oficiala lingvo de la kunlaboro bedaŭrinde estas la angla, sed en la praktiko paralele funkciis ankaŭ Esperanto… 🙂 La esenca parto de la servila programo jam estas preskaŭ preta, ni sukcese testis ĝin, kaj nun okazas la plenigo de la bazaj datumbazoj de ekzercoj en la koncernaj 10 lingvoj. En la sekva fazo oni planas ebligi al instruistoj mem krei sian datumbazon kun diversaj ekzercoj, kaj uzi ĝin kun siaj lernantoj. Sed tio eble estos realigita en la nun planata dua fazo, en nova projekto.

SZILVÁSI László

Esperanto en la arta mondo Intervjuo kun Maximiliano GARCIA Maximiliano Garcia kaj Wei Ningna malfermis per sia mallonga poezia filmo en Esperanto pri la reunuigo de la du Koreioj la ĵus finiĝintan Internacian Artfestivalon en Sud-Koreio. En tiu ĉi intervjuo Max parolas al ni pri ilia sperto kaj eblaj estontaj kunlaboroj inter Esperanto kaj la Arta mondo. MG: Max Garcia AM: Alessandra Madella AM: Kiel oni invitis vin fari mallongan filmon pri la reunuigo de la du Koreioj por internacia evento? MG: Komence de la jaro la ĵuriestrino Gloria Grau Ruiz, artistino de Barcelono kaj granda amikino de Esperanto, komunikis al ni, ke la foto „Trans la imago” de Ningna kaj mia foto „Kaptita (en la reto)” estis invititaj partopreni en la 9-a Internacia Artfestivalo Geoje kun la temo „Vivo estas Arto – Rekunligu”. La evento okazis samtempe en diversaj sud-koreaj urboj, kiel Gwangju, Jeongup, Geoje kaj Yeosu. Ni havis, do, la ŝancon persone partopreni en tiu grandioza festivalo, en kiu 347 artistoj el 56 landoj prezentis siajn pentraĵojn, fotojn, filmojn/videojn kaj skulptaĵojn. La artistoj donacis IPR 2023/424

— página 25 del PDF —

siajn kreaĵojn por aǔkcioj al lokaj muzeoj kaj galerioj, kiel la Art-Muzeo Yukyung de Geoje. Krome, tuj post tiu sciigo, ni havis la grandan honoron esti elektitaj por realigi videon por la 70-a jarreveno de la armistico inter la du Koreioj, por montri kiel arto povas kontribui al la edukado al paco. Tiel ni kreis la mallongan filmon „Mesaĝo al ĉiuj koreoj”, kiu nun spekteblas ankaǔ en la jutuba kanalo de ILEI (https://m.youtube.com/watch?v=naJkJMeuMIM).

Surfote: Maximiliano Garcia, Drako, Ombro kaj koreaj geamikoj AM: Kial vi decidis realigi tiun ĉi videon rekte en Esperanto? MG: Esperanto estas internacia lingvo por la homaro, kies baza espero estas realigi pacon inter la popoloj de la mondo. Mi firme opinias, ke edukado estas la ŝlosilo por akiri tion, ĉar ĝi pripensigas homojn trans ĉiuj akiritaj stereotipoj. Nia mallonga video klopodas prezenti la kompleksan historian konflikton inter Nord- kaj Sud-Koreio en simpla poezia maniero kaj ni uzis la internacian lingvon por akiri neǔtralan vidpunkton. IPR 2023/425

— página 26 del PDF —

AM: Kiel reagis al ĝi la publiko kaj la lokaj aǔtoritatoj? MG: Por nia laboro ni ricevis oficialan dank-atestilon de membro de la Nacia Asembleo. Tiu rekono estis kortuŝa afero ne nur por ni, sed ankaǔ por la geamikoj kaj la Esperantaj asocioj kiel ILEI, kiuj morale subtenas nian laboron. Nin manpremis membroj de la Nacia Asembleo, la estroj de la Urbaj Konsilantaroj de Geoje kaj Jeongup, de la Nacia Fonduso por Kultura Heredaĵo kaj de pluraj muzeoj kaj muzeaj asocioj. Nia mallonga filmo ebligis al ni konatiĝi kun profesoro pri Politikaj Sciencoj de la Esplorinstituto de Unuiĝintaj Nacioj ĉe la Nacia Universitato Pukyong de Busano, sed ankaǔ kun reĝisoroj de historiaj dokumentaj filmoj kaj teatraĵoj. Ni aparte ĝojas, ke ni povis havi tiom multe da interesaj kontaktoj dank’ al Esperanto. AM: Kiel vi vidas la rilaton inter Esperanto kaj la Arta mondo? MG: Ni opinias, ke Arto kaj Esperanto povas bonege kunlabori por disvastigi la mesaĝon de paco. Tre gravas montri al la mondo, ke Esperanto estas multe pli ol lingvo. Estas multe da talentaj homoj en Esperantujo, kiuj bezonas nur iom da kuraĝigo por iĝi kreemaj. De tiu vidpunkto, ni povas lerni multe de la Arta mondo kaj de ĝia same internacia komunumo. Dum la naǔ tagoj kaj ok noktoj de la festivalo ni paroladis pri Esperanto kun la aliaj partoprenantoj, kiuj tre interesiĝis kaj demandis, kie oni povas lerni ĝin. Multaj el ili neniam aǔdis pri ĝi antaǔe. Tio pruvas, ke ni povas fari multege. Sed kiel papilioj ni devas unue eliri el niaj kokonoj kaj malfaldi niajn flugilojn por disvastigi la mesaĝon en malsamaj medioj, interalie per artaj formoj kaj vojoj. AM: Kiel koreaj esperantistoj akceptis vin? MG: Interalie multe helpis nin per sia traduko de nia filmo Chang Sumí (Atena) de Seulo. Kaj ni aparte volas danki al Ombro (Jang Jeongyeol), Drako (Kim Hakyong) kaj Masoris (Kim Karam) de Busano, kiuj eĉ antaǔ nia alveno en la urbon jam informis la lokan Esperantan movadon pere de sia loka ĉiusemajna bulteno. Krome, Ombro organizis por ni renkontiĝon kun ĵurnalisto de la ĉefa gazeto de Busano, kiu verkis tie pri nia vizito. Dank’ al la lokaj samideanoj, ni povis viziti la domojn de multaj amikoj, kiuj regalis nin per bongustega teo. Ni eĉ povis gustumi la delican likvoron faritan el Puera teo de belega loka artistino kaj kantistino, kiu multe interesiĝis pri niaj projektoj. AM: Pri kiuj aliaj projektoj koncerne Esperanton vi estas laborantaj nun? MG: Ni estas, fakte, laborantaj pri multe da aliaj projektoj. Aparte grava por ni estas eduka serio de videoj en Esperanto pri la mondo de ĉina teo, IPR 2023/426

— página 27 del PDF —

kunlabore kun ILEI kaj MA-GA-Filmoj. Ni estas nun en la koncepta fazo kaj ni planas serioze eklabori por ĝia realigado en la venontaj monatoj. Do, ni esperas, ke la legantoj de IPR baldaǔ povos aǔdi multe pli pri tio kaj subteni nin en nia daǔra agado.

Chrdle, Petr: Mia vivo kun Esperanto Dobřichovice: KAVA-PECH, 2023, 251 paĝoj (Jen du ĉapitroj el la libro)

Instruado Kvankam mi konsideras instruadon de Esperanto kerna kaj tre valora agado de spertaj esperantistoj, mi longe eĉ ne pensis, ke mi iam gvidu kurson. La kialo klaras. Mi havis tiom da aktivaĵoj kaj devoj kaj en mia profesia vivo, kaj ene de la Esperanto-movado, ke mi ne povis promesi esti ĉiusemajne je la sama horo ie por instrui la lingvon. Tamen la sorto volis, ke mi kelkfoje gustumu ankaŭ ĉi tiun rolon. Instruado al japanoj Dum iu mia restado en Japanio min alparolis sinjorino Ooba Shigeko, ĉu mi pretus gvidi konversacian kurson por la klubanoj de la Tokia klubo, kiun ŝi estras kaj kie ŝia edzo, profesoro Ooba Atsuo gvidas kurson de Esperanto. Mi konsentis, sed pro miaj tempaj ebloj temis nur pri tritaga intensiva kurso por jamaj progresintoj. Tio estis mia unua sperto kun la instruado de lingvo, sed mi trovis tion ankaŭ amuza. Ekzemple, kiam ni ne povis interkompreniĝi pro aliaj realaĵoj en la medio, en kiu ni vivas. Mi montru unu ekzemplon. Mi skribis unu tagon sur la tabulon en unu kolumnon manĝaĵojn kaj en la apudan trinkaĵojn. Ĉiu, kiu iam instruis, scias, ke kvankam la instruisto estas IPR 2023/427

— página 28 del PDF —

turniĝanta al la tabulo, do dorse al la lernantoj, li sentas, ke en la klaso io ne estas en ordo. Mi do turniĝis kaj demandis, kio okazis. La respondo estis, ke mi faris eraron. Do mi ĉion atente relegis, sed vidis neniun eraron; tial mi demandis kiun. Vi skribis supon inter la manĝaĵoj. Nu, kio, ĝi ja estas manĝaĵo! Post tio eksplodis rideto kaj la lernantoj rigardis min kvazaŭ strangulon. Mi tamen ne volis kapitulaci kaj diris al ili, ke survoje al la leciono mi manĝis en la bufedo apud la lernejo bongustan legoman supon. Kaj denove rido. Tio ja estis legomo en supo! Vi ja devis unue manĝi la legomon kaj sekve trinki la supon! Tiun klarigon mi devis akcepti. Efektive, mi unue manĝis per bastonetoj la kuiritan legomon kaj poste trinkis de la bovlo la restantan supon. Kaj per tio mi rimarkis, ke ne nur mi instruas al la lernantoj Esperanton, sed ankaŭ reciproke ili min pri la japana kulturo, nunmomente pri gastronomio. Post tiu ekzemplo, kiel la instruado estis lerniga ankaŭ por mi, mi aldonu, ke la rezulto estis tiel sukcesa, ke mi estis petata prepari por la studentoj daŭrigan kurson en Ĉeĥio, sed se ili jam veturos tiel longe, ankaŭ por la posttagmezoj interesan turisman programon. Nu, certe estus logike, se la kurson gvidus Stanjo, kiu estis profesie edukistino kaj krome havis kiel Esperanto-instruisto spertojn. Sed ŝi estis ankaŭ licenciita ĉiĉeronino, do ni interkonsentis, ke instrui antaŭtagmeze kaj tuj poste gvidi la grupon kaj ĉiĉeroni estus por unu persono tro. Krome mi jam instruis ilin en Japanio, do mi daŭrigu ankaŭ en Prago kaj post tagmanĝo ŝi prizorgos por ili turisman programon. Ĉio iris glate kaj tio do estis mia dua instruista sperto. Instruado de triaaĝuloj Pri la unuaj jaroj de mia instruado de la uloj de la tria aĝo (maljunuloj) rakontas la kontribuaĵo al la prelegkolekto de KAEST envicigita en la parton B de ĉi tiu libro. Mi volas emfazi, ke mi komencis la kurson post hazarda aŭskultado de la radia programo pri la Alzheimer-malsano. En ĝi mia amiko kaj fama ĉeĥa psiĥiatro kaj esperantisto Max Kašparů rekomendis la lernadon de Esperanto kiel la plej efikan preventon kontraŭ tiu malsano. Ĝin li komparis kun lingva mozaiko, kiun oni logike kunmetas, do per kiu oni IPR 2023/428

— página 29 del PDF —

ekzercas kaj memoron kaj logikon, kaj kiel apudan efikon la studento gajnas novan komunikilon kaj novajn amikojn, kio ankaŭ por maljunuloj gravas. Mi do proponis ĝin ne por produkti perspektivajn esperantistojn, sed por helpi al miaj studentoj preventi „stultiĝon”. Krome mi ekkomprenis, ke tio povas pere de miaj studentoj levi la konscion pri Esperanto, ĉar ili certe parolos pri sia lernado kaj ene de siaj familioj kaj al siaj amikoj. …

Informado pri Esperanto Jen kelkaj specimenoj, kiel mi almenaŭ iom kontribuis al informado pri Esperanto. Mi plurfoje prelegis pri efika informado, aŭ se vi volas varbado, kaj ĉiam mi mencias, ke multe pli efika estas infektado per Esperanto ol rekta varbado. Infektadon mi nomas, se la temo pri tiu prelego, artikolo, aŭ simpla parolado ne estas Esperanto, sed alia interesa temo, laŭeble pri kiu oni ion scias, kaj Esperanto estas nur menciita en tre pozitiva lumo. Ekzemple kiel ĝi helpis, kial ktp. Mi spertis, ke kaze de mia prelego pri io ajn, dum kiu mi mencias pozitive Esperanton, preskaŭ certe venas en la diskuto demandoj ne nur pri la objekto de la prelego, sed ankaŭ pri Esperanto, foje pri ĝi eĉ pli. Estas konata fenomeno, ke kiu demandas, tiu perceptas la informojn multe pli atente, ol se ni informos onin niainiciate sen onia antaŭa montro de intereso. Kaj ni ne devas esti seniluziigitaj, se neniu sekve eklernos la lingvon. Ja ankaŭ mi havas tre pozitivan rilaton al multaj agadoj, sed ne montras tion kaj ne aliĝas, ĉar simple mankas tempo por tio. Do eĉ se oni semas pozitivajn informojn pri Esperanto, jam tion oni povas konsideri sukceso, ĉar ja la plej danĝeraj por ĝi estas grandaj antaŭjuĝoj. Sed mi montru almenaŭ iujn konkretajn ekzemplojn. Mi sekve citas la lastajn du subĉapitrojn. La antaŭaj estas: Prezentoj de fremdaj landoj, Mistrafita eblo en elementa lernejo, Oficialigo de Esperanto dum faka internacia konferenco, Kongreso de fervojistoj-radioamatoroj, Oficialigo de Esperanto en nupta ceremonio kaj Esperanto kaj la ĉeĥa financofico. Ekscio pri rezulto post multaj jaroj En la jaro 2022 la praga Esperanto-klubo festis 120 jarojn de sia ekzisto. Kiel membro de la klubo mi partoprenis kaj kontribuis per prelego pri la vivo kaj verko de Eli Urbanová, nia fama kunklubanino, ĉar ŝi havis eĉ du gravajn jubileojn: 100 jarojn post la naskiĝo, 10 jarojn post la forpaso. La duan tagon, IPR 2023/429

— página 30 del PDF —

kiam mi ĉetabliĝis, restis apud mi libera loko kaj venis al mi nekonata juna viro kaj demandis, ĉu li povas apudiĝi. Li prezentis sin al mi kiel Adam Káva kaj mi al li, sed li interrompis min dirante, ke li min konas kaj li venis precipe, por ke li povu renkontiĝi kun mi. Sekve li rakontis en flua Esperanto, ke li ĉeestis mian prelegon pri Esperanto antaŭ 15 jaroj en gimnazio dum la Eŭropa tago de la lingvoj. Kaj ke ni post la prelego parolis kaj ke mi eĉ donacis al li mian lernolibron Esperantem za tři měsíce (per Esperanto post tri monatoj). Kaj ke li laŭ ĝi vere lernis Esperanton, sed hodiaŭ li la unuan fojon parolas en ĝi kun alia viva esperantisto, antaŭe li uzis ĝin nur pasive en la reto. Kia bela surprizo de mi, trovante post 15 jaroj rezulton de mia iama prelego! Tio rememorigis min pri alia pli frua ekscio pri la frukto de la sama lernolibro. Ni longe estas amikoj kun Petro Baláž, nun prave konsiderata unu el la plej famaj esperantistoj en la mondo. Sed neniam ni babilis pri niaj esperantistiĝoj. Do kia estis mia surprizo, kiam mi aŭdis lin dum lia prelego en la Esperanto-muzeo en Svitavy diri, ke li ellernis Esperanton vere dum tri monatoj lasante sin gvidi per la lernolibro de la ĉeestanta Petro Chrdle, Esperantem za tři měsíce. Nu, ĉu io povus pli plezurigi la aŭtoron de la lernolibro, ol se laŭ ĝi konatiĝis kun Esperanto tiu Esperanto-famulo?! Mi nur bedaŭras, ke tion ne ĝisvivis mia edzino kaj kunaŭtorino Stanjo. Cetere, li ankaŭ eldonis la slovakan version de la pli ampleksa versio de ĝi Esperanto od A do Z (Esperanto de A ĝis Z) en traduko de Katarína Nosková en sia eldonejo Espero. Ŝanĝo de la temo de artikolo La lastajn du ekzemplojn mi montros de la plej proksima pasinteco, la jaro 2022, kvankam similaj okazis ankaŭ pli frue. Dum unu pilgrimvojo, en kiu mi hazarde partoprenis, ĉar ĝi gvidis tra mia loĝloko, mi parolis kun ĝis tiam al mi nekonata viro. Kiel mi dum la parolo eksciis, li estis redaktoro de la gazeto Tvůrčí život (Krea vivo). Fine li demandis min, ĉu li povus fari kun mi intervjuon pri ekoturismo kaj mia nova libro pri orientaziaj landoj. Mi konsentis kaj baldaŭ venis retmesaĝo kun la demandoj. La unua demando estis En kunteksto kun vi eniras mian kapon tri vortoj: vojaĝado, pilgrimado kaj ekoturismo. Ĉu vi perceptas tiujn tri agadojn aparte aŭ kiel unu tuton? Al kio mi tuj komence reagis Mi iom ĝustigos tion. IPR 2023/430

— página 31 del PDF —

Se vi serĉas aktivadojn, kiuj karakterizas min, mi anstataŭigu pilgrimadon per Esperanto, kaj eĉ ŝanĝus la vicigon al Esperanto, vojaĝado kaj ekoturismo… La rezulto estis, ke li la anstataŭigon enmetis ankaŭ en la titolon, kiu do sonas Intervjuo kun Petr Chrdle pri ekoturismo, orienta Azio kaj Esperanto. Kaj li eĉ ŝanĝis la demandojn kaj la lastaj kvar temis pri Esperanto, kiuj, kun miaj respondoj, plenigis du paĝojn en dekpaĝa artikolo. Io simila okazis, kiam mi havis je dispono du paĝojn en la gazeto Knihkupec (Librovendisto) por prezenti mian eldonejon KAVA-PECH okaze de ĝia tridekjariĝo. Mi kompreneble multe menciis Esperanton kaj ankaŭ, ke danke al la eldonataj libroj en Esperanto mia malgranda eldonejo estas enskribita en la libro de ĉeĥaj rekordoj kiel la eldonejo eksportanta siajn librojn en la plej multajn landojn de la mondo. Tio eĉ igis la redaktoron ŝanĝi la titolon al S esperantem do světa (kun Esperanto en la mondon) kaj subtitolo Tak vznikl i český knižní rekord (Tiel ekestis eĉ la ĉeĥa libra rekordo). Kaj el kvar ilustraĵoj tri tuŝas Esperanton: Mi sur la pinto de la monto Fuĵi post la UK en Jokohamo kaj du kovriloj, nome la lernolibro Esperanto od A do Z kaj traduko el Esperanto Láska, kašel a smrt. Lidé a covid. (Amo, tuso kaj forpaso. Homoj kaj kovimo.)

La Esperanto-Muzeo de Zaozhuang-Universitato dekjariĝas de Alessandra MADELLA La Zaozhuang-Universitato en la provinco Shandong de Ĉinio estas nun festanta la dekjariĝon de sia Esperanto-Muzeo, kiu unue malfermis siajn pordojn dum la Tutlanda Kongreso de Novembro 2013 kaj kiu donis gravan impulson al la kreado de la kvar-jara Esperanto-fako en la sama universitato. De la komenco de Oktobro 2023, celebras la gravan datrevenon du monatoj plenplenaj je eventoj, konferencoj kaj eldonaj agadoj, inkluzive de poŝvortareto por la studentoj de la Esperanto-fako kaj kompleta papera katalogo de la plej signifoplenaj konservaĵoj. La trian de Oktobro inaǔguris la ĉiusemajnan serion de retaj prelegoj Sun Mingxiao (Semio), kiu estis la ĉefa motoro de la Muzea stariĝo kaj restas la plej aktiva prizorganto de ĝia IPR 2023/431

— página 32 del PDF —

disvolvo. Li vigle kaj entuziasme parolis pri la historio de la Muzeo, ekde siaj sukcesaj klopodoj persvadi la estrojn de la Universitato subteni la ideon ĝis la interesaj perspektivoj por la estonteco, kiam tri iamaj studentoj de la Esperanto-fako revenos al Zaozhuang por labori tie post sia magistriĝo en Poznano.

Antaǔ la Esperanto-Muzeo kun la libro „Rakontoj pri la Silka Vojo” Sekvis kleraj lekcioj de akademiano Bak Giwan pri la unua Esperantogazeto, de la verkisto Hu Guopeng (Ardo) pri la historio de la Esperantoliteraturo kaj de multaj aliaj fakuloj. Mi mem rete prezentis mian libron Esperanto: Facile lernebla kaj helpo en la studo de aliaj lingvoj, en kiu mi iom parolas pri la sperto de la Zaozhuang-Universitato. Sed eblis ankaǔ aǔdi la voĉon de malnovaj studentoj, kiuj helpis en la starigo de la Muzeo mem kaj ankoraǔ fieras pri tiu kontribuo, kiu komprenigis al ili la signifon de „movado” kaj ŝanĝis ilian vivon. La nunaj gestudentoj en Poznano aparte rakontas pri sia vivo ĉe pola universitato, kie ili bone fartas kaj multe lernas. Ĉiam sekvas la prelegojn en la reta platformo de Tencent multnombra kaj atenta publiko de precipe ĉinaj samideanoj, kiuj faras trafajn demandojn kaj IPR 2023/432

— página 33 del PDF —

intense diskutadas la enhavon, kreante etoson de forta engaĝiĝo kaj gravan okazon de plia lernado. Ankaǔ la studentoj de la Esperanto-fako, kompreneble, multe profitas de tiu ŝanco kaj regule partoprenas en tiu serio de eventoj, kiu kulminos en Decembro per la persona alveno al Zaozhuang de elstaraj ĉinaj kaj eksterlandaj esperantistoj, inkluzive verŝajne la prezidanton de UEA Duncan Charters. Krom tiuj retaj prelegoj por specife samideana publiko, la dekjariĝo de la Muzeo estas ankaǔ bona okazo por organizi serion da ĉeestaj prelegoj kun pli klara varbada celo. Ekzemple, mia prelego „Miaj mallongaj filmoj en Esperanto” de la dekoka de Oktobro intencis enkonduki al 150 gestudentoj de la Fremdlingva Departemento la internacian lingvon en malstreĉa kaj amuza maniero. Fakte, en Julio 2023 la departemento translokiĝis al la nova kampuso de la Zaozhuang-Universitato, kiu troviĝas en tute malsama parto de la urbo sen rekta aǔtobusa kunligo, dum la Esperanto-Muzeo restos en la malnova kampuso eble ankoraǔ dum du jaroj. Pro tio la plejparto de la gestudentoj de la unua jaro ne havis la ŝancon viziti la Muzeon, kiu estis senpage kaj facile alirebla al aliaj antaǔuloj. Do, nepras revivigi inter ili la konscion pri tio kio Esperanto estas, montrante ĝiajn valorojn kaj ĉefe kion junuloj povas praktike fari per ĝi. Antaǔ la prelego mi instruis al la jam ĉeestantaj gestudentoj kelkajn salutojn en Esperanto, kiujn ni daǔre ripetadis, kiam novuloj eniris la salonon. Tio kreis en la gejunuloj grandan scivolemon. Post mallonga enkonduko, mi montris tri mallongajn filmojn. La unua estis mia animacio „La aventuroj de Saĝa Steleto kaj de la Mirinda Teamo”, pri kiu mi klarigis kiel mi realigis ĝin per senpage elŝutebla desegn-programo kaj per la voĉoj de la membroj de la Esperanto-Grupo „Giorgio Canuto” de Parmo, mia urbo en Italio. Pri la afero multe demandis junuloj, kiuj mem desegnas animaciojn kiel hobion. La dua filmeto estis „La lumo de la Estonto”, kiun mi realigis kun italaj kaj afrikaj amikoj en Parmo dum la Someraj ferioj kaj per kiu mi partoprenis en la Bona Filmfestivalo de Esperanto-USA. Ankaǔ en tiu ĉi kazo mi klopodis kuraĝigi la studentojn mem realigi filmetojn kaj partopreni en la venonta eldono de la festivalo post ses monatoj, eĉ se ili ne konas Esperanton. Fakte, la celo de la usonaj organizantoj estas ekzakte engaĝi ankaǔ ne-esperantistojn en facila kreado pere de Esperanto, kiu estas tuj praktike uzebla lingvo. Mia tria ekzemplo estis la lasta parto de la „Homa Ĉeno” de ILEI, kiu naskiĝis danke al ideo de Max Garcia kaj kiu nun kunligas jam pli ol 500 homojn de ĉiuj kontinentoj por simbole montri kiel Esperanto helpas komunikigi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. IPR 2023/433

— página 34 del PDF —

Gestudentoj trovis la epizodon de la kunkongreso de TEJO kaj ILEI en Linjano tre interesa kaj „kolorplena”. Post mia prezentado, ili scivoleme demandis min kiel diri kelkajn frazojn en Esperanto (de „Mi amas vin” al „Ĉu vi havas koramikinon?”) kaj ni multe amuziĝis ripetante ilin. Espereble tiaj prezentadoj kontribuos krei favoran etoson por niaj Esperanto-agadoj, atendante la tutan translokiĝon de la Muzeo en la nun konstruiĝantan grandan bibliotekon de la nova kampuso. Certe en sia nova sidejo ĝi povos denove iĝi grava kultura rimedo por la gestudentoj de la lingvaj fakoj, altirante ilian intereson. Krome, ĝi troviĝos tute proksime de la stacidomo de la superrapidaj trajnoj inter Pekino kaj Ŝanghaio, kio faciligos vizitojn de esploristoj kaj de esperantistoj ĝenerale. La pli vasta konstruaĵo ebligos reunuigi ĝiajn tutajn kolektojn en unu lokon, sed ankaǔ multe kreskigi ilin por la profito de la loka kaj monda Esperanto-movado. Ni povas do imagi, ke la venontaj dek jaroj de la Esperanto-Muzeo de la Zaozhuang-Universitato estos viglaj, sukcesaj kaj energie plenplenaj kiel la unuaj dek jaroj de ĝia vivo.

Pri la novaj lingvaj paĝoj en la retejo de ILEI de Alessandra MADELLA Por subteni la partoprenon de niaj reprezentantoj en la ĉi-novembra granda evento de UNESKO en Parizo, ILEI decidis lanĉi novajn lingvajn paĝojn por nia retejo. Niaj antaǔaj spertoj montris al ni, ke tio multe gravas, ĉar la retejo estos la unua loko por pliaj informoj traserĉata de homoj, kiujn niaj reprezentantoj sukcesos interesi pri Esperanto kaj ĝiaj idealoj en la malmulte da tempo disponebla ĉe la sidejo de UNESKO. Kvankam traserĉante la retejon oni jam povis trovi materialojn en multe da aliaj lingvoj, ili restis dise kaŝitaj en malfacile videblaj lokoj kaj ilia ofte ne ĝisdatigita enhavo povis konfuzi la legantojn. Male, nun ĉiuj niaj ĉefaj materialoj en la ses oficialaj lingvoj de UNESKO (angla, araba, ĉina, franca, hispana, rusa) facile atingeblas rekte el la ĉefpaĝo www.ilei.info, per alklako de butonoj klare bonvenigantaj onin en la dezirata lingvo mem. Kvankam nia retejo ankoraǔ havas malpli da lingvoj ol tiu de UEA, ĝi plie kovras la ĉinan kaj la araban, ambaǔ tre gravajn lingvojn en nia nuna mondo kaj tre strategiajn por UNESKO kaj la Unuiĝintaj Nacioj. IPR 2023/434

— página 35 del PDF —

La koncepto de la lingvaj paĝoj havas du celojn: 1) doni sencon de unueco de la ligo per la klara prezentado de la kernaj punktoj de ĝia identeco kaj 2) montri kiel nia vigla agado koncernas diversajn partojn de la mondo pere de prezentado de niaj projektoj adaptitaj al la lokaj situacioj de ĉiu lingva areo. Por atingi daǔripovecon kaj ne devi tro ofte retraduki la prezentadon de la ligo al tiom da lingvoj, ni klopodis koncize fokusiĝi pri la plej esencaj punktoj, simple resendante al la koncernaj paĝoj de la retejo pri la plej ofte ŝanĝiĝantaj informoj kiel nombro de membroj, listo de kongresoj, nomoj de sekciestroj ktp. La prezentado de la ligo estas tamen sama en ĉiuj lingvoj por substreki per tre fidelaj tradukoj nian komunan karakteron. Male, la suba parto pri projektoj ne baziĝas sur fidelaj tradukoj, sed pri rapida kaj trafa apero de la projektoj en la ĉefaj lingvoj de ilia nuntempa aǔ potenciala agado. Tio garantias rapidecon, ĉar oni ne devas nepre denove atendi ĉiujn tradukojn, celkonscion, ĉar la mesaĝo pli facile adapteblas al la celata publiko, kaj la eblon ne nur disvastigi la projektojn trans la lingvojn al novaj geografiaj areoj, sed ankaǔ evoluigi ilin dum la procezo. Mi viziis la konstruadon de la lingvaj paĝoj kiel la koncerna estrarano, sed mia laboro ne eblus sen la subteno de miaj kunestraranoj Elena Nadikova kaj Fernando Pita, kiuj zorgis pri la rusa kaj hispana tradukoj respektive. Maruf Sultan kaj Wei Ningna donis grandan kontribuon por la disvolvo de la arabaj kaj ĉinaj paĝoj, kun la kontrolado de pluraj ne-esperantistaj geamikoj. Same la korektado de ne-esperantista amikino kunlaboranta kun UNESKO por alproksimiĝi kiel eble plej multe al la pensmaniero de la celata publiko estis fundamenta por la franca versio, verkita de Didier Janot, Max Garcia kaj mi. Plia grava kontrolado de la surretigita teksto kun trafe IPR 2023/435

— página 36 del PDF —

plibonigaj proponoj venis de Emmanuelle Richard kaj Mireille Grosjean. En ĉiu lingvo ni klopodis kiel eble plej multe eviti idiotismojn kaj tiel respeguligi la „internacian” version normale uzatan dum la laboroj en internaciaj instancoj. La plej granda pacienca laboro estis tiu de Cristina Bollini, kiu devis daǔre cerbumi por trovi la plej bonan manieron alŝuti la lingvajn enhavojn al nia retejo (precipe malfacilan ekzemple pri la araba) kaj toleri multnombrajn kontrolojn kaj reviziojn por atingi la kiel eble plej grandan perfektecon. Mi esperas, ke ilia duobla karaktero povos helpi en la venontaj jaroj la daǔripovon kaj la kontinuan kreskon de niaj lingvaj paĝoj, kie ĉiam novaj projektoj povos aperi, tiel montrante la vivantecon de nia asocio en la gravega praktika agadkampo sen malpliigi la gravegan senton de nia unueco.

El la landoj kaj sekcioj Belgio Esperanto en Flandrio Maloftas okazoj por instrui la lingvon E-o en flandraj lernejoj. Tamen dum projekttagoj estas eblo doni enkondukon al volontemaj lernantoj kaj instruistoj. Sur la aldona foto vi povas mem konstati la fervoron de entuziasmuloj el la dua jaro de mezgrada lernejo, akompanataj de lernema instruisto. En la tri paralelaj jaroj de la unua grado en la Antverpena Liceo „Durlet” (nun „Zenito”) la lernantoj ricevis duhoran devigan enkondukon. La entuziasmo tie estis multe pli malalta ol en la lasta jaro de la najbara baza lernejo (nomata „ La stelobservanto”). Certe, la hejmeca etoso en la klaso de la lasta jaro de la baza lernejo multe helpis al la spontanea scivolemo de infanoj. La rilatoj kun la unua jaro de la mezgrada lernejo estas jam malpli personaj kaj varmaj, IPR 2023/436

— página 37 del PDF —

interalie, ĉar la lernantoj konstante ŝanĝas la klason kaj instruiston. Tamen, lernantoj en la lasta jaro de la baza lernejo kaj la unua jaro de la mezgrada lernejoj ankoraŭ estas malfermaj por pridiskuti la valoron de neŭtraleco de lingvo aŭ la teorian rilaton kun porpaca agado. La dua kaj tria gradoj de la sama mezgrada lernejo ricevis informojn pri Zamenhof kaj la fundamentaj reguloj de Esperanto en la kadro de kurso pri la angla. En la lasta jaro de la mezgrada lernejo, la lernantoj devis, angle, motivigi sian preferon por unu el la ekzistantaj internaciaj lingvoj. Ĝenerale, ili opinias la mondon konfliktplena kaj ne emas fantazii pri utopiaj mondolingvoj. Sed, triono el ili ankaŭ studis la latinan, kaj klare montriĝis, ke lingvaj studoj helpas stimuli la interesiĝon pri Esperanto, kvankam tio ne validas por ĉiuj latinistoj. Konstateblas, konklude, ke ju pli aĝaj lernantoj fariĝas, des malpli ili malatentas pri la graveco de la angla. Ili simple ne povas negi la gravecon de la angla. Tamen multaj lernantoj agnoskas, ke atentigi pri alternativaj komunikiloj valoras kaj necesas. André STAES

Burundo En Burundo en septembro komenciĝis ĉeesta kurso en la ĉefurbo Buĵumburo. La kurso okazas en la lernejo kaj ĝi estas gvidata de Aimé Patrick Manirakiza, la kunordigando de la Afrika Komisiono (AK) kaj la prezidanto de la landa asocio de Esperanto en Burundo. La klubo havas 55 gelernantojn.

Aimé Patrick MANIRAKIZA IPR 2023/437

— página 38 del PDF —

Ĉinio Esperanto-kurso en Maljunulara Universitato En la 12a de septembro, komenciĝis la unua E-kurso en Maljunulara Universitato en Fengtai-gubernio de Anhui-provinco, Ĉinujo. Pli ol 20 geemeritoj partoprenas en la kurso. La Maljunulara Universitaro okazigis solenan inaŭguron por la kurso. La rektoro kaj la vicrektoro partoprenis en la inaŭguro. Sinjoro Li Guoxuan, vicprezidanto de Anhui-Esperanto-Asocio (AEA), faris gratulan paroladon en la nomo de AEA. Sinjoro Yang Haichun, veterana esperantisto, gvidas la kurson. La kurso daŭras 4 monatojn, unufoje ĉiusemajne.

Liu Baoguo, vicestro de la Ĉina Sekcio de ILEI

Germanio Novaj kursofertoj en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo Post sukcesa somera kursaro de aŭtuno 2023 ni denove organizos diversnivelajn Esperanto-kursojn en Esperanto-Centro Herzberg, de bazaj kursoj por komencantoj ĝis perfektigaj kursoj. Por studemuloj, instruemuloj ni rekomendas niajn klerigajn studsemajnfinojn pri gramatiko, lingvistiko, literaturo, movadhistorio, metodiko ktp. Jen kursoj el nia programkalendaro en 2023-2024: IPR 2023/438

— página 39 del PDF —

17-19.11.2023 – Intensa semajnfina kurso A1-A2, B1-B2 15-17.12.2023 – Klerigseminario kun tradicia Zamenhof-festo 15-19.01.2024 – Tutsemajna intensa kurso por komencintoj, konversaciemuloj (A2-B2), ankaŭ kiel klerigcela feriosemajno (VHS Bildungsurlaub) https://vhs-goettingen.de (serĉilo: Esperanto) 09-11.02.2024 – Semajnfina intensa kurso A1-A2, B1-B2 26-30.04.2024 – ’Ekskurso kun kurso’ – intensa kurso kun ekskursoj en la Harz-montaro (ĉiuj niveloj) 06-21.07.2024 – Internacia Esperanto-Somerkursaro (Somera EsperantoPerfektigo – SEP, ĉiuj niveloj). Por studemuloj lecionoj pri Esperantoliteraturo, movadhistorio, kulturaj konoj. Por instruemuloj aparta trejnado, metodika helpo, ekzercado, provinstruado. La kurskotizoj estas malaltaj, en la Esperanto-Centro Herzberg ni povas – laŭ interkonsento – oferti malmultekostan tranoktadon, favorprezajn manĝaĵojn, komunan kuiradon, variajn programojn. Loko: Esperanto-Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, Tel.: +49-5521 5983 www.esperantourbo.de (Kontaktoj). Por detaloj, aliĝo, bv. skribi al Peter Zilvar aŭ Zsófia Kóródy: esperantozentrum@web.de. Bonvenon!

Hungario Kvindek jaroj por Esperanto – D-ro Balázs Wacha faris multon por la artefarita lingvo1 D-ro Balázs Wacha (Blazio Vaha) festis duoblan datrevenon. Inter la iamaj kolegoj kaj studentoj: unuflanke sian 75-an naskiĝtagon, kaj aliflanke, ke li komencis instrui Esperanton antaŭ 50 jaroj en la Pedagogia Altlernejo en Szombathely. En septembro de 1973, antaŭ 50 jaroj, Balázs Wacha komencis instrui en la Pedagogia Altlernejo en Szombathely. Li diplomiĝis ĉe la Filologia Artikolo aperinta ĉe https://www.vaol.hu/helyi-kultura/2023/10/eszperantototven-eve-dr-wacha-balazs-rengeteget-tett-a-mesterseges-nyelvert (Ĝi aperis ankaŭ en la presita taggazeto „Vas Népe” la 11-an de oktobro 2023 en la departemento Vas.). Noto de la Redaktoro: ankaŭ Stefan MacGill, alia gravulo de nia movado, nun festis sian 75-an naskiĝtagon. Gratulojn kaj sanon ankaŭ al li! 1

IPR 2023/439

— página 40 del PDF —

Fakultato de ELTE kiel instruisto specialiĝanta pri hungara-rusa-Esperanto, kaj kiel ĵusa diplomiĝinto akiris instruistan postenon en la sidejo de la Departemento Vas, kie li komencis kun granda entuziasmo propagandi kaj instrui la lingvon Esperanto inter la studentoj de la altlernejo krom la klasoj okazigitaj por rusaj majoroj. Kun nekredebla engaĝiĝo, li kreis edukajn materialojn, organizis kulturajn programojn en Esperanto, studvojaĝojn eksterlanden, tendarojn, redaktis eldonaĵojn, gvidis sciencajn studentajn agadojn, preparis lingvajn ekzamenojn je diversaj niveloj, instruis en kaj ekster Hungario.

Lia moderna aliro al lingvoinstruado, lia homamo, lia altruismo kaj lia enorma scio pri lingvistiko impresis la studentojn. Ekde 1981 li eklaboris en Budapeŝto, sed la semoj, kiujn li dissemis, jam burĝonis en multaj lokoj de la lando. Estis komencitaj kursoj por infanoj kaj plenkreskuloj, en kiuj Esperanto estis instruata kiel nedeviga aŭ deviga lingvo de instruistoj diplomiĝintaj en la pedagogia altlernejo en Szombathely. Zamenhof, la kreinto de tiu ĉi facile lernebla, politike kaj ekonomie neŭtrala internacia lingvo, iniciatis ĝin por antaŭenigi komprenon kaj pacon inter popoloj kun malsamaj gepatraj lingvoj. Dum jarcentoj la latina ludis la rolon de la mondlingvo, kaj en la nuna tutgloba mondo la angla fariĝis kutima, sed Esperanto-kluboj ankoraŭ IPR 2023/440

— página 41 del PDF —

ekzistas en multaj lokoj de nia lando, tendaroj kaj konferencoj estas organizataj jaron post jaro, kaj aperas eldonaĵoj kreitaj en la artefarita lingvo en diversaj ĝenroj. En la ceremonio okazinta la 7-an de Oktobro en Kőszeg, liaj iamaj studentoj kaj kolegoj salutis d-ron Balázs Wacha, la 75-jaran scienciston, kandidaton de lingvistiko, altrangan sciencan kunlaboranton de la Lingvoscienca Instituto de Hungara Akademio de Sciencoj, aŭtoron de pli ol sesdek studoj publikigitaj en enlandaj kaj eksterlandaj eldonaĵoj. La malnovaj dokumentoj rememorigas al ni multajn eventojn de la esperantista vivo, kiujn li florigis. (foto de Katalin Kováts) Piroska SZOPORYNÉ SZABÓ, Péter MURÁNYI

Japanio De la 7-a ĝis la 9-a de oktobro 2023, en EsperantoDomo de Jacugatake (EDJ), staĝejo de Japana EsperantoInstituto situanta en la montara regiono 200 kilometrojn for de Tokio, okazis ILEI-seminario. Kaptante la okazon de la vizito de Mirejo Grosjean kaj de du aliaj svisaj esperantistinoj al Japanio, nia sekcio planis por la unua fojo en la lastaj kelkaj jaroj seminarion, kiu celis doni al lernemuloj maloftan okazon pasigi tagojn nur en Esperanto. Ĉefe pro tre malforta eno, lastatempe multaj japanaj esperantistoj havas malfacilaĵon vojaĝi eksterlanden. Kaj krome, pro la pandemio de KOVIM19, malmultiĝis fizikaj renkontiĝoj kun eksterlandaj esperantistoj. Partoprenis en la aranĝo 12 homoj, sed ne ĉiuj estis ILEI-membroj. La plej juna estis 20-jara studento, tre kapabla kun scio de pluraj lingvoj, kio donis al la seminario neatenditan efekton. Kvankam li aliĝis meze de la seminario, ni ĉiuj amuze studis, kuiris, manĝis, lavis telerojn kaj babilis kune ĝis malfrua nokto. En la japana lingvo ni nomas tian aranĝon „gasshuku=kunloĝado”. Ĉiuj partoprenantoj prezentis en asignita duonhoro parolojn kaj opiniojn pri diversaj temoj. Paroltemoj variis, ekzemple fingra kalendaro, kiel IPR 2023/441

— página 42 del PDF —

diskonigi Esperanton?, Esperanto-muzeo en Jokohamo, lernfaciliga efiko de Esperanto, Ĝisei-poeziaĵoj k.t.p. Mirejo prelegis kun la titolo „Svislando: mozaiko de kulturoj”. Alia svisino parolis pri ofte miskomprenitaj, precipe de japanoj, svisrilataj informoj. Estis prezentita, kvankam nur parte, ankaŭ te-ceremonio kaj iu prezentis per bela tenoro kantojn itale kaj Esperante. Dume kaj post tiuj prezentaĵoj ni multe diskutis kaj lernis. Ni jam alkutimiĝis al retaj kunvenoj kaj renkontiĝoj, tamen tia aranĝo kun reala ĉeesto certe alportas ĝojon kaj kontenton. Mi persone volas reorganizi ISOA-n, t.e. ILEI-seminarion en Orienta Azio, kun la korea kaj ĉina sekcioj de ILEI, kiu estas prokrastita jam dum kelkaj jaroj. ISIKAWA Tieko

Kroatio Monato de la kroata literaturo La 10-an de oktobro Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto (UPE) kun sia prezidanto Marija Jerković organizis viziton al la elementa lernejo Pavleka Miškine, kie ĝia membro, la instruistino Nataša Dorosulić instruas E-on al tri el siaj gelernantoj (vd. la foton). La kunvenon registris ĵurnalistino el la kroata radio Sljeme kaj la sekvan tagon prezentis ĝin al la Zagreba publiko, alvokante la aŭskultantojn, ke ili vizitu la urban bibliotekon Tina Ujevića la 19-an de oktobro, kie Marija Jerković kaj Nataša Dorosulić kun siaj gelernantoj prezentos tradukojn de verkoj de la fama kroata verkistino Ivana BrlićMažuranić al Esperanto. Tio okazis kadre de la monato de la kroata literaturo kun la temo: tradukado. Alvenis preskaŭ 70 gelernantoj kun siaj instruistinoj kaj aŭskultis la programon. Enkonduke, Marija Jerković informis la publikon pri tio, kio estas Esperanto kaj kial oni nomas ĝin lingvo-ponto. Nataša IPR 2023/442

— página 43 del PDF —

Dorosulić vestis sin per la kostumo prezentanta la verkistinon Ivana BrlićMažuranić kaj legis Esperantajn tekstojn el la libroj Pratempaj rakontoj kaj Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapić. Poste Marija Jerković organizis kvizon pri scio de Esperanto kaj la verkistino Ivana Brlić-Mažuranić. Ĉiuj gelernantoj , kiuj ĝuste respondis, ricevis Esperantan poŝtkarton por memori la okazon. Ĉiuj aŭskultantoj aplaŭdis pro la bone organizita evento. Marija JERKOVIĆ

Pollando Postdiplomaj kaj magistraj studoj pri interlingvistiko ĉe AMU: pinto kaj fino La postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj – kiuj funkcias ekde 1998 en la pola Universitato Adam Mickiewicz – komencis sian lastan studjaron en septembro per surloka intensa semajno (9-15.09.2023). Mark Fettes profesie gvidis la kurson pri Nuntempaj problemoj de la Esperanto-movado ĉerpante ankaŭ el siaj spertoj kiel prezidanto de UEA kaj diskutigante la partoprenantojn. Tiun kurson tradicie Humphrey Tonkin gvidis (el tio naskiĝis lia libro Lingvo kaj popolo), antaŭ 4 jaroj Renato Corsetti, do prezidantoj de UEA, kiuj havas larĝan trarigardon pri la movado kaj multjarajn spertojn. La tria jaro de la studoj ebligas specialiĝojn, ĉi-foje: 1) Tradukado sub la gvido de Chris Gledhill, kiu instruas tradukadon en la pariza universitato kaj mem tradukadas (ekz. Hobitoj). Kontribuis al la kurso Nicolau Dols (gvidanto de la Lingvistika Sekcio de la Kataluna Akademio) kaj Ilona Koutny. Dum la novembra reta sesio kontribuos István Ertl, delonga kunlaboranto de la Studoj. 2) Interlingvistiko kaj E-movado sub la gvido de Mark Fettes kaj Ida Stria. Tio ebligis plian enprofundiĝon en la temojn kaj diskutojn. Tiu specialiĝo okazas la unuan fojon. 3) Instruista trejnado – kiu estas konstanta specialiĝo de la Studoj sub la kompetenta kaj instiga gvido de Katalin Kováts kaj unika universitata eblo por formi instruistojn de Esperanto. Kontribuis ankaŭ Ilona Koutny, en novembro kontribuos Zsófia Kóródy (el la Esperanto-urbo Herzberg, kie ŝi mem organizas kursojn).

IPR 2023/443

— página 44 del PDF —

Kun ĉinaj studentoj kaj Duncan Charters en la Germana Kongreso Al tiu ĉi specialiĝo povis aliĝi ankaŭ aliaj eksteruloj dezirantaj profesiiĝi en instruado (ĉi-foje 6 entuziasmuloj, inter ili du el Serbio, po unu el Ĉeĥio, Ĉinio, Germanio kaj Nederlando). La dekano de la nova Etnolingvistika Fakultato (kie funkcias IS), prof. Piotr Nowak, amike akceptis la alvenintajn profesorojn. Li alte taksas, ke la Interlingvistikaj Studoj kontribuas al la internaciigo de la universitato. Efektive, el la 16 nunaj persistaj studentoj 14 estas eksterlandanoj, sume el 12 landoj (krom Pollando, el Brazilo, Britio, Ĉeĥio, Ĉinio, Francio, Indonezio, Italio, Koreio, Kroatio, Rumanio, Vjetnamio). Raporto en la fakultata retejo: https://we.amu.edu.pl/studia-interlingwistyki-obchodza-25lecie-na-uam/. En tiu ĉi jaro la studentoj verkas ankaŭ diplomlaboraĵon el la elektita specialiĝo, do atendas ilin serioza laboro. La rezulton ili prezentos post unu jaro. La plej bonaj semestraj laboraĵoj estas regule publikigataj, ekz. en la lingvistika revuo Investigationes Lingvisticae de AMU (pressto.amu.edu.pl). IPR 2023/444

— página 45 del PDF —

Dum la sesio aperis la tria volumo de la serio Interlingvistikaj Studoj: Komunikado kaj Esperanto (red. Ilona Koutny. Poznano: IS de AMU & Rys. 290 paĝoj) kiu ĉerpis el la multjaraj spertoj de IS, entenas studojn de instruistoj kaj partoprenantoj de IS. Tiu ĉi volumo kaj la antaŭaj du (Vera Barandovska-Frank: Interlingvistiko, 2020 kaj Ilona Koutny (red.): Esperanta kulturo, 2021) estas elŝuteblaj el la retejo de la eldonejo RYS kaj de la Interlingvistikaj Studoj. Kvazaŭ festi la 25-jariĝon de la postdiplomaj interlingvistikaj studoj, en la pasinta studjaro – post granda preparlaboro – sukcesis startigi la magistrajn studojn pri interlingvistiko, kadre de la studfako Lingvistiko kaj informmastrumado, la unuan kaj lastan fojon. La studoj bone progresas kun 10 ĉinaj studentoj, el kiuj 7 venas el la Universitato en Zaozhuang, kie funkcias Esperanto-fako en abiturienta nivelo. Krom mi instruas ankaŭ mia kolego Michael Farris, mia doktoriĝintino Ida Stria kaj du ne-esperantistaj kolegoj. La studoj kombinas esperantologion, lingvistikon kaj interkulturan komunikadon en Esperanto kun informadikaj konoj en la angla. Ili studas Esperanton kaj la aglan en alta nivelo kaj ankaŭ la tradukadon inter ili. Tiel la studoj provizos la studentojn per uzebla diplomo fine de la dua jaro en 2024. La studentoj diligente kaj entuziasme laboras, sed eluzas sian restadon en Eŭropo ankaŭ por ekskursoj (ekzemple ni partoprenis en la 100-a Germana E-kongreso en majo). En tiu ĉi studjaro ili pretigos sian diplomlaboraĵon, tiel ili kontribuos al la pli granda partopreno de azianoj en diskutoj pri Esperanto kaj ankaŭ al la komparoj inter la ĉinaj kaj eŭropaj lingvoj kaj kulturoj. La sukceso de la unua grupo donis esperon por pli granda kaj internacia grupo en tiu ĉi jaro. Sed junaj esperantistoj ne montris intereson por la studoj, estis nur kelkaj ĉinaj kandidatoj, sed ne sufiĉaj por la denova komenco de la studoj. Pro tio AMU fermis la studeblecon. En 2024 la magistraj kaj postdiplomaj studentoj finos siajn studojn kaj tiel finiĝos la historio de interlingvistiko en AMU. Kiel lasta festa evento okazos laborsesio pri interlingvistiko kadre de la fama internacia Lingvista Kongreso, kiu okazos ĉi-foje en UAM, Poznano en septembro 2024. Ilona KOUTNY Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

IPR 2023/445

— página 46 del PDF —

Serbio Laŭ la plano de ILEI, ankaŭ mi organizis instruhorojn pri Esperanto en lernejo, konkrete en la mezlernejo „Politehnička škola” en Subotica. Kiel eksinstruistino de tiu ĉi lernejo, kun la direktoro de la Lernejo komence de oktobro mi subskribis kontrakton pri volontula agado rilate Esperanton. La lerneja estraro helpis en la informado kaj varbado por la retaj kursoj de Serbia E-Ligo (SEL): dismeti afiŝojn, anonci en Viber-grupoj de instruistoj kaj de klasestroj pri la baldaŭaj retkursoj de SEL, kaj ankaŭ la proponon viziti la instruhorojn de klasestroj por prezenti Esperanton. La fakto, ke dum kelkaj jaroj mi gvidis E-fakrondon en la Lernejo, plifaciligis la realigon de tiu lasta ideo.

Inter la 9-a kaj 18-a de oktobro 2023 mi vizitis 6 klasojn (lernantoj inter 14- kaj 18-jaraĝaj + iliaj klasestroj, entute 147 partoprenantoj) kaj prelegis pri Esperanto – serbe kaj hungare, kun enkonduka kvizo pri lingvoj. Mi reklamis ankaŭ la baldaŭan retan kurson de Esperanto de SEL, sed ne nur. Kreiĝis listo de interesiĝantoj kiuj en la estonteco ŝatus esti informitaj pri Esperanto (eventuala fakrondo en la Lernejo, E-evento k.a.). Aranka LASLO Du membroj de ILEI-Serbio, Aranka Laslo kaj mi, Nedeljka Ložajić partoprenas la unujaran Instruistan Trejnadon en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando), danke al la Erasmus-projekto de SEL. Ni ambaŭ jam delonge interesiĝis pri la Interlingvistikaj Studoj en Poznano kaj la kondiĉoj ĉi-jare ebligis, ke ni trejniĝu pri metodiko de instruado de Esperanto. La programo de la unua, ĉeesta sesio en septembro estis intensa IPR 2023/446

— página 47 del PDF —

kaj enhavoriĉa. Instruistoj, instruantaj kaj instruontaj de E-o, havis eblon aŭskulti prelegojn pri diversaj instrumetodoj kaj lernolibroj uzataj por instrui E-on al samlingvanoj kaj plurlingvanoj. Instruadon de E-o oni, vere, devas serioze trakti kaj tial similaj trejnadoj estas partoprenendaj. La prelegoj, interagaj ekzercoj kaj senpera komunikado kun aliaj instruistoj donas al ni ideojn pri kunlaboro kaj laboro cele al evoluo kaj disvastiĝo de E-o. La etoso dum la unusemajna trejnado estis agrabla kaj ni jam en Poznano interkonsentis pri kelkaj kunagoj. En novembro kaj decembro sekvas du retaj, semajnfinaj sesioj. Nedeljka LOŽAJIĆ Fine de oktobro komenciĝis la tria serio de retaj kursoj de SEL per 5 novaj kursoj:  A – komencantoj – vidantoj, gvidanto: Aranka Laslo kaj Jovan Zarković  A – komencantoj – blinduloj kaj malforte vidantoj, gvidanto: Nedeljka Ložajić  B – paroliga kurso por progresantoj, gvidanto: Radojica Petrović  B – prosperigaj tradukekzercoj, gvidanto: Živanko Novakov  B – internacia retkurso pri la Literaturo de Esperanto, preleganto: Zlatoje Martinov Al la A-kursoj aliĝis entute 20 komencantoj ne nur el Serbio, sed ankaŭ el Bosnio-Hercegovino, Germanio kaj Italio. La plej populara landa kurso estas la paroliga kurso por progresantoj, same kun kelkaj alilandaj partoprenantoj – el Aŭstrio, Bosnio-Hercegovino, Hispanio kaj Montenegro. La internacia priliteratura kurso vekis intereson de pli ol 40 esperantistoj, ne nur el Eŭropo (krom Serbio: el Albanio, Bosnio-Hercegovino, Francio, Hungario, Italio, Kartvelio, Portugalio, Rumanio, Rusio, Svislando, Ukrainio), sed ankaŭ el Burundo, Brazilo kaj Israelo. Aranka LASLO

La fruktoj de agado per unu simpla komputilo AMO preter la centa seminario Okazis sukcese seminarioj post la centa, okazinta en Hungario. AMO 101 okazis julie en Latvio, kadre de la Baltaj Eo-Tagoj (BET); nova lando por la AMO-programo. AMO 102 en Lignano (Italio) aŭguste en la Kongreso de ILEI, AMO 103 kun la temo ’Virinoj kiuj ŝanĝis la mondon’ oktobre. AMO 104 okazos tuje en la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) komence IPR 2023/447

— página 48 del PDF —

de novembro pri la Amerika kunlaboro. Tio okazas en Fortaleza, Brazilo. AMO 105 estos organizita el Zagrebo pri Eo-libroj en publikaj bibliotekoj. La lasta seminario por 2023 estos AMO 106, kiu okazos en Lomeo, Togolando, kun la temo ‘Esperanto kaj mono’. Kredeble, la unua seminario en 2024 okazos februare el Zagrebo pri la Semajno de Internacia Amikeco (SIA). EKO eĥas regule, ĉefe pri la loka kaj landa agado Aperis ĝis la fino de oktobro 61 EKO-komunikoj, kiuj portas informojn el la tuta mondo. La Kovida periodo kaŭzis la urĝan bezonon por kontaktoj. Pro tio la nombro de komunikoj jare abrupte kreskis de ĉ. dudek jare ĝis ĉ. sepdek. EKO daŭre serĉas trian lingvo-kontroliston, kiu tre utile venu el la rondoj de ILEI. EKO forte konigas atingojn de ILEI. Fondaĵo Canuto aktivas subtene al UEA En la nuna tago (okt. 26) 490 homoj el 37 landoj estas membrigitaj al UEA en 2023. La ekvivalenta programo en ILEI estas la koleghelpa kaso, kiu meritas subtenon. SMG: Mia komputika bobelo uzeblas produktive por sproni multan utilan laboron.

Voĉdonu por la retaj ekzamendatoj de KER kaj ekkonu la novajn interagajn ekzercojn de edukado.net En 2023 en la KER-ekzamenoj de UEA sukcesis 104 ekzameniĝintoj el 31 landoj, inkluzive afrikanojn kaj ankaŭ Aŭstralion. Fine de la jaro ni povas fieri pri 2754 KER-atestiloj en 82 landoj. La disponeblaj niveloj estas B1, B2, C1 kaj C2 kaj la ekzamenoj trapaseblas kaj ĉeeste kaj rete. Prepare al la jaro 2024 la KER-Ekzamena Centro de UEA lanĉis enketon por ekscii la preferojn de la kandidatoj pri la ekzamendatoj kaj manieroj. Analizante la spertojn de la antaŭa jaro la respondeculoj decidis por 2024 ne organizi tutmondajn ĉeestajn ekzamenojn, sed koncentriĝi nur je la okazigo de retaj testadoj. Ĉeestaj ekzamenoj povos okazi nur en du-tri lokoj, en antaŭe petitaj kaj aprobitaj sesioj de grandaj, landaj aŭ internaciaj aranĝoj, sed nur en tiu okazo, se por la koncernaj unuopaj niveloj kuniĝas minimume po 12 kandidatoj. Tio rilatos ankaŭ al la dumkongresaj ekzamenoj. IPR 2023/448

— página 49 del PDF —

KER-EC organizos apartajn retajn ekzamentagojn laŭ la disponeblaj niveloj (B1, B2, C1 kaj C2), en la periodoj de la jaroj, por kiuj kuniĝas la plej multaj voĉdonoj de la interesiĝantoj. La eblaj periodoj estas: majo-junio, julio en la semajno de UK rete aŭ/kaj ĉeeste en Aruŝo, kaj novembro. Bonvolu esprimi vian preferon en la reta enketilo ĉe https://edukado.net/ekzamenoj/ker/enketilo. La anonco de la elektitaj ekzamentagoj okazos en januaro 2024. En la monatoj antaŭ la ekzamenoj la retejo edukado.net helpe de la geonkloj de la programo Ekparolu! lanĉos preparsesiojn por la kandidatoj. La avantaĝo de rete trapaseblaj ekzamenoj estas, ke la kandidatoj povas ekzameniĝi el sia propra hejmo, kondiĉe ke ili havas bonan retaliron kaj bazajn kapablojn por uzi komputilon. Prepare al tiaj ekzameniĝoj estos ekzercado ne nur pri la teknikaj flankoj, sed eblos trapasi en la ekzamena retejo kompletajn provekzamenojn, kiuj eble helpos al la kandidatoj ankaŭ elekti la ĝustan nivelon. Por amikigi al la ekzameniĝontoj la retan laborformon edukado.net ekde novembro 2024 republikigas multajn el siaj 900 ekzercoj en rete solvebla, interaga versio, kie la uzantoj tuj post la solvo de la taskoj mem povas vidi siajn rezultojn kaj ankaŭ la ĝustajn solvojn de la ekzercoj kaj testoj. Pliajn klarigojn kaj aliron al la kolekto vidu ĉe https://edukado.net/instrumaterialoj/interagaj. Sukcesan prepariĝon kaj ekzameniĝon deziras al ĉiuj Katalin KOVÁTS, estro de KER-EC (ker-ekzamenoj@edukado.net).

Leterkesto Reago al la artikolo „Superrigardo pri inkluziva lingvaĵo” (vd. Intervjuo al Cesco Reale de Alessio Giordano, IPR 2023/2-3) Por derivita genre neŭtra triapersona pronomo en Esperanto Pro la modernaj egaligaj streboj kontraŭ lingva seksismo, unu el la vortospecoj, kiuj ankoraŭ ne ricevis taŭgan adapton, estas la neŭtragenra triapersona persona pronomo. Estas diversaj proponoj, sed kiu el ili plej bone konvenas al la ekzistanta lingvosistemo, sed sen enkonduki kontraŭfundamentan neologismon? Kiu el ili, aliflanke, deriviĝas de ekzistantaj etimoj?

IPR 2023/449

— página 50 del PDF —

Okupiĝinte pri multaj lingvoj, kaj klopodante konstati la originojn de iliaj pronomoj, mi observis ke, precipe, sed ne nur, ili evoluis el montraj pronomoj (demonstrativoj). Ne nur ili, sed ankaŭ la difina artikolo en tiuj lingvoj, kiuj ĝin havas, tiel estiĝis. La sistemo de la triapersona persona pronomaro en Esperanto estas  Li: vira singulara persona pronomo derivita de la Latina „ille” (=„tiu ‚vira‘ persono”)  Ŝi: ina singulara persona pronomo derivita de la Angla „she” [ŝi] (<Ĝermana „se” (=„tiu”)  Ĝi: neŭtra singulara objekta pronomo ankaŭ uzata por reprezenti bestojn kaj hominfanojn, kies biologia genro aŭ estas nekonata aŭ nesignifa en kunteksto (apriora kreaĵo de Zamenhof)  Ili: plurala persona pronomo derivita de la Latina „illi” (=„tiuj” inkl. la neŭtron) La propono de „*ri” en IPR 2023/3 havus la ĉarmon de unusilabeco, sed ĝi, kiel „ĝi”, estas apriora, tamen ne-Zamenhofa. Atentindas, ke la grafemo „r” reprezentas la plej alofonan fonemon de la internacia lingvo, kio povas kaŭzi dubigajn prononcojn. Mia propono estas deriva, kaj kvankam ne-Zamenhofa, relative sistemkonforma. Kiel observite, la pronomoj en multaj lingvoj deriviĝas de montraj pronomoj, t.e. demonstrativoj. En la korelativa tabelo de Esperanto troviĝas la montra pronomo „tiu”, kiu signifas ĝuste „tiu persono”, do „sen indiko de genro”. Senpera derivo estus „*ti”, unusilaba pronomo sistemkonforma. Kvankam uzado de la posesivaj finaĵoj ne eblus, la genitiva pronomo „ties” ofte jam plenumas la posesivan funkcion, eĉ pli ekonomie ol la pli fleksiaj adjektivaj finaĵoj. La uzado de la akuzativa formo „*tin” estus senĝene sistemkonforma. Gerald TUCKER

REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Torhoutsesteenweg 453/0003, BE-8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE: Olena Poshivana, olenaposivana@gmail.com. Adreso de la nova arkivo de IPR: https://www.ilei.info/revuoj/ipr-arkivo.php. Ni fermis la nunan numeron la 31-an de oktobro 2023, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de januaro 2024.

IPR 2023/450

— página 51 del PDF —

INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez., dumtempe pluservanta ĝis la venonta elekto) Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Simon Smits, Nvard Manveljan. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Kristin Tytgat, Vicente ManzanoArrondo, Radojica Petrović, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 15) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983. Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la retpaĝon de UEA. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Fernando Pita. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Albert Stalin Garrido. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Ahmad Reza Mamduhi. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): prez. Nedeljka Ložajić, nedeljkalozajic@gmail.com. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj) UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Alessandra Madella, a.madella@tiscali.it, Didier Janot, didier.janot@gmail.com, Emmanuel Desbrières kaj Maximiliano Garcia. kaj aliaj (daŭrigo sur p. 55.)

IPR 2023/451

— página 52 del PDF —

57-a KONGRESO DE ILEI – MACEIÓ 2024

Unuafoje en Brazilo, unu el la plej gravaj kongresoj de esperantistoj, la 57-a Kongreso de Esperantistaj Instruistoj/ILEI okazos en la bela, turisma urbo, Maceió, en la brazila nordoriento. Konata kiel „Rideto-Urbo” (Cidade Sorriso) pro la popolo ĉiam ridetanta kaj „Akva Paradizo” (Paraíso das águas) pro tio, ke ĝi estas ĉirkaŭata de lagetoj, riveroj kaj eĉ oceano, nome Atlantika, Maceió troviĝas inter la urboj plej vizitataj de turistoj enlandaj kaj eksterlandaj. Kun ĉirkaŭ 40 kilometroj da strandoj kun mirindaj plaĝoj kaj naturaj naĝejoj, Maceió kaj najbaraj urboj atendas vin kaj viajn familianojn por ekskursi kaj ĝui diversajn aktivaĵojn kaj, dum la vesperiĝo admiri spektaklajn sunsubirojn sidante ĉe kioskoj kaj trinkante kokosakvon kaj manĝante tipajn frandaĵojn. Hoteloj kaj gastejoj por ĉies gustoj abundas kaj multaj, fronte al la oceano, restigas turistojn kaj revenigas ilin plurfoje al Maceió pro la ravantaj pejzaĝoj. Nia urbo jam gastigis du naciajn kaj du junularajn kongresojn, krom tri renkontiĝojn de nordorientaj asocioj. La 57-a ILEI-kongreso estos la unua internacia Esperanto-evento ĉi tie kaj ni esperas, ke ĝi estos mirinda kaj neforgesebla ne nur por vi, kiuj kunsidos kun ni dum prelegoj, debatoj, atelieroj, konversaciaj rondoj kaj aliaj programeroj, sed ankaŭ por viaj familianoj kaj geamikoj neesperantistaj. Bonvenon al Maceió! La „Akva paradizo” atendas vin! Laura BRAZZABENI Estrarano pri kongresoj IPR 2023/452

— página 53 del PDF —

Aliĝilo Personaj informoj Nomo persona: ……………………………………………….. Nomo familia: ………………………………………………….. Sekso: °Ino °Viro Naskiĝdato: ………………………………………………………. Naskiĝloko: ……………………………………………………… Profesio: …………………………………………………………… Kontaktinformoj Adreso: ……………………………………………………………………………………………………….. Poŝtkodo+Urbo: …………………………………………………………………………………………… Lando: ………………………………………………………………………………………………………… Retpoŝto: …………………………………………………………………………………………………….. Telefono(j): …………………………………………………………………………………………………. Mi

bezonas /

ne bezonas invitilon por peti la vizon.

Se vi aliĝas ĝis la 31-a de decembro 2023, vi ricevos rabaton de 10 eŭroj. Jen la kotizo-tabelo kun rondigitaj valoroj en eŭroj: Aliĝilo:

ĝis 31/03/2024

ĝis 30/06/2024

de 01/07/2024

Registriĝa kategorio:

A

B

A

B

A

B

ILEI-membro

80

60

95

70

110

85

Ne-membro

105

75

125

85

140

95

Infanoj ĝis 18 jaroj

10

10

10

10

10

10

Junulo, handikapito ktp.

40

30

50

35

60

40

1 aŭ 2-taga partopreno

40

30

50

35

60

40

Nur virtuala partopreno

25

15

30

15

35

20

Kotizoj: ILEI-membro Partopreno nur virtuala

Handikapito Familiano

Akompananto aŭ HM 1- aŭ 2-taga partopreno

–

Datoj (jjjj-mm-tt) de: alveno ______________ foriro_________________

IPR 2023/453

— página 54 del PDF —

Pagado Aliĝkategorio: …………… Mi kotizas per € ………… Mi kontribuos al la ILEI-agado per € ……….. Mi komprenas, ke la aliĝo validas nur post kompleta pago de la kotizo kaj mi pagas jene (indiku vian pagmanieron): Al ILEI-konto ĉe ING-banko, IBAN: NL55INGB 0004676855, BIC: INGBNL2A, aldonante 5 €; el EU-landoj senkoste. Al ILEI-konto ĉe UEA ilek-a, indikante „ILEI-Kongreso 2024”, kun kopio al ni ilei@kongreso.org Paypal (esperantomaceio@yahoo.com.br) aŭ kreditkarto (senpera tuja konfirmo). Neniu el tiuj ebloj taŭgas por mi, do mi skribas al ilei@kongreso.org pri miaj cirkonstancoj por trovi kune taŭgan solvon por mi. Kontribuoj al la programo: Por la Lingva Festivalo mi proponas prezenti la lingvon: ………………………………….. Mi kontribuos al la arta vespero per: ………………………………………………………………. …………………………………………………………………………………………………………………… Aliaj kontribuproponoj por la kongresa programo: …………………………………………… …………………………………………………………………………………………………………………… Aliaj komentoj, sugestoj, proponoj, manĝpreferoj ktp.: …………………………………….. …………………………………………………………………………………………………………………… Mi NE konsentas la publikigon de Nomo Ŝtato Retadreso

Telefonnumero

Mi komprenas kaj akceptas la partoprenkondiĉojn kaj regulojn el la Kongresa Regularo, p. 6-9 (https://ilei.info/dok/Konferenca\_regularo.pdf)

Loko, dato __________________ Subskribo ___________________

IPR 2023/454

— página 55 del PDF —

INFORMOJ PRI ILEI (daŭrigo de p.51) Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 25 € en A-landoj kaj 12,50 € en B-landoj, kun ricevo de 4 paperaj kaj bitaj numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj kaj 6,25 € por la B-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera (kune kun la bita) kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA bita kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Lando-kategorioj: B-landoj: iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.), Afriko, Ameriko (escepte de Usono kaj Kanado), Kiribati, PapuoNov-Gvineo, Solomonoj, Vanuatu en Oceanio. A-landoj: ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Karine ARAKELYAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, Erevan, 0010, Armenia, ilei.kasisto@gmail.com. Bv klare indiki la celon de via pago. a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: ING Bank N.V., kontonumero: 4676855, IBAN: NL55 INGB 0004 6768 55, BIC/SWIFT: INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la sekciestro alvenos al ILEI kune kun tiuj de la aliaj membroj de la sekcio. Vi jam estos en la sekcia listo kaj ne devos mem sendi la aliĝ- aŭ la abonformularon. c) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Se vi ne mem posedas UEA-konton, por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (kontonumero: 378964; IBAN: NL72 INGB 0000 3789 64; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Se vi ne estas en la sekcia listo, bonvolu mem sendi la aliĝ- aŭ la abon-formularon (aliĝilo: https://www.ilei.info/Aligxilo.pdf; abon-formularo por Juna Amiko: https://www.ilei.info/Juna\_Amiko.pdf). Vian retaliĝilon sendu al la membroprizorganto Hamzeh Shafiee: hamzeho@gmail.com kaj samtempe al ILEI-kasistino Karine Arakelyan: ilei.kasisto@gmail.com. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEAkonto al la ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 30 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub la numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL).

IPR 2023/455

— página 56 del PDF —

Unika projekto kun konkretaj rezultoj – la Lernejo de La Granda Ursino festis siajn 40 jarojn – (vd. la artikolon de Mónika Molnár sur p. 15)

IPR 2024/1

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 54 – trimonata

2024/1 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Ahmad Reza Mamduhi Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Laura Brazzabeni Renato Corsetti Emmanuel Desbrières Mireille Grosjean Didier Janot Reza Kheirkhah Aranka Laslo Stefan MacGill Alessandra Madella Joel Muhire József Németh Espoir Ngoma Kasat Ahmad Reza Mamduhi Patrizia Rivaldi Gilbert Simiyu Sikalai Renée Triolle Yu Jianchao

Zaozhuang-Universitato festis sian Esperanto-Muzeon (vd p.16-19.)

— página 2 del PDF —

ENHAVO Enkonduko (Ahmad Reza MAMDUHI) …………………………………………………………… 3 Didier JANOT: Esperanto kaj ILEI en la 42-a Ĝenerala Konferenco de Unesko ….. 4 Emmanuel DESBRIÈRES: Juna tutmonda malnaiva entuziasmo ĉe Unesko ………… 9 Retaj kunvenoj kun Mirejo (Mireille GROSJEAN) ………………………………………….. 11 Komisiono de TEJO pri Edukado (Espoir NGOMA KASATI) ……………………………. 12 Kiu okupiĝu pri la instruado de E-o en universitatoj kaj kial? (R. CORSETTI) …… 14 Alessandra MADELLA: Zaozhuang-Universitato festis sian Esperanto-Muzeon … 16 El la landoj kaj sekcioj (CN, FR, GH, HU, IT, KE, CD, RS, TW) …………………… 19 Pri LA TEORIO NAKAMURA (Intervjuo de A. Madella kun Anna Löwenstein) ………. 29 Alvoko partopreni en la 57-a ILEI-kongreso kaj Simpozio (Laura BRAZZABENI) . 34 Informoj pri ILEI, adresaro de sekcioj, reprezentantoj, kontaktpersonoj …………… 35

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9, K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. Farid-Afshar, Kh.Vahid Dastgerdi, Tehran-1916613514, Irano. Tel. +98 9122115419 (Telegram, WhatsApp). <mamduhi@gmail.com>. Universitata agado, ekstera komunikado kaj varbado, observanto kaj komitatano A ĉe UEA. Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. +7 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Estrarano pri financoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio. ilei.kasisto@gmail.com (financoj). Tel.+374 55 279906 (Viber, WhatsApp), <karinko_arm@mail.ru>. Ekzamenoj. Vic-prezidanto: Alessandra MADELLA, via Prampolini 8, IT-43122 Parma, Italio, Tel. +39 0521 785582, <a.madella@tiscali.it>. Lerneja, universitata, scienca, landa kaj regiona agadoj (Orienta Azio), ekstera komunikado kaj varbado. Estrarano pri kongresoj: Laura BRAZZABENI, via San Filippo 52, IT-58031 Arcidosso (GR), Italio. <laura.brazzabeni@gmail.com>. Tel. +39 3286461063 (WhatsApp). Lerneja agado. Estrarano: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel. +385 981771741. <mjerkovic@net.hr>. Lerneja kaj landa agadoj. Estrarano: Fernando PITA, Estr. Cel. Vieira 134, bl 3, ap 402; Irajá; Rio-de-Ĵanejro cep 21220-310, Brazilo. <magisterpita@gmail.com>. Tel. +55 21 98863-3854 (Telegram,WhatsApp). IPR, universitata kaj scienca agadoj, observanto ĉe TEJO. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Tel. +381 64 8525321 (Viber, WhatsApp, Telegram). Eduk-projektoj, universitata agado, instrukapabligado.

IPR 2024/12

— página 3 del PDF —

Scienca Komitato

Enkonduko

Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet

Karaj legantoj,

1

Verŝajne la posta Ĝenerala Konferenco, kiu okazos en 2025 en Samarkando, Uzbekio, Azio, estos la ĝustaj loko kaj tempo por tiaj historiaj atingaĵoj por ni. Mi elkore esperas, ke ĉio okazos tiel ideale, ke oni diros: kvazaŭ ĉio estis planita por la sukceso de Esperanto!

AdE – Akademio de Esperanto

Sur la titolpaĝo: supre: Studentinoj de la Esperanto-fako de ZaozhuangUniversitato legas poemon; malsupre: Duncan Charters, Cecily Lee kaj bangladeŝaj studentoj en la Eo-Muzeo (vd. p. 16)

Iam la aferoj okazas tiel bone kaj ideale, ke oni pensas ĉe si kvazaŭ ili estis planitaj tute konscie de iu(j)! Ekz-e en la lastatempa Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo, tute feliĉe la Ĝenerala Direktorino de la organizo, Audrey Azoulay, dum sia enkondukaĵo i.a. plendante diris: „Ne estas facile trovi komunan lingvon, kiun 194 membro-ŝtatoj povu kune paroli”! Tion bonege kaptis saĝega UEA-reprezentanto ĉe Unesko, François Lo Jacomo, por indiki komence de sia 3-minuta ora oportuno paroli al la Konferenco por prezenti Esperanton! Vere laŭdinda paroladeto. Pri tio kaj la tuta Konferenco ĉi-numere vi povas detale legi raporton de Didier Janot, ILEI-invitito al la Konferenco, kiu perle prezentas ĉion, kio okazis tie interesa por ni, lingvemaj esperantistoj! Mi esperas, ke tia sukceso estos ankaŭ enkonduko por iniciati kaj/aŭ daŭrigi nian grandiozan kaj valoran strebadon por la tria Rezolucio por Esperante fare de Unesko. La samo validas ankaŭ pri la agnosko de la „Monda Tago de Esperanto” (la 26-a de julio) fare de la prestiĝa monda organizo.

Se vi deziras kiel ajn helpi al la realigo de tiaj ambiciaj celoj, bv. skribi al prof. Renato Corsetti (renato.corsetti@gmail.com)! Ahmad Reza MAMDUHI

IPR 2024/13

— página 4 del PDF —

Esperanto kaj ILEI en la 42-a Ĝenerala Konferenco de Unesko de Didier JANOT (Francio) Ĝenerala Konferenco En Parizo, de la 7-a ĝis la 22-a de novembro 2023, okazis la Ĝenerala Konferenco de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko). Tiu konferenco okazas ĉiun duan jaron, novembre de neparaj jaroj, kutime en Parizo en la sidejo de Unesko. En ĝi partoprenas delegitoj de 194 membro-ŝtatoj, kiuj decidas pri agado de Unesko. Aldone estis invititaj partopreni kiel observantoj Ne-Registaraj Organizoj (NRO-j), kiuj per kontrakto helpas al Unesko atingi siajn celojn en unu aŭ pluraj el la statutaj agadkampoj; inter ili estas UEA. Kvankam ILEI ne ĝuas tiun statuson, ĝi ricevis inviton danke al sia longdaŭra agado por Monda Edukado. ILEI sendis tri observantojn.

S-ino Simona-Mirela Miculescu, Prezidanto de la 42-a Ĝenerala Konferenco IPR 2024/14

— página 5 del PDF —

Prezidanto de la 42-a Ĝenerala Konferenco La unuan tagon de la Konferenco, la prezidanto de la antaŭa konferenco malfermas la Konferencon. Poste la membro-ŝtatoj elektas prezidanton, kiu prezidas la debatojn kaj oficas ĝis la elekto de nova prezidanto la unuan tagon de la sekva Ĝenerala Konferenco. Estas elektita prezidanto de la 42-a Ĝenerala Konferenco S-ino Simona-Mirela Miculescu el Rumanio. Apud ŝi sidas pluraj gravuloj, interalie la Ĝenerala Direktoro de Unesko, S-ino Audrey Azoulay, kiu estras la laboron de la Organizo por plenumi la taskojn deciditajn de la Ĝenerala Konferenco. Lingvoj La retejo de Unesko havas paĝojn en ses lingvoj (angla, franca, hispana, rusa, araba kaj ĉina), tamen nur du lingvoj estas uzataj por la ĉiutaga laboro de Unesko (angla kaj franca) kaj multaj dokumentoj disponeblas nur en tiuj du lingvoj. La Ĝenerala Konferenco havas specifan regularon kun ĉapitro pri lingvoj de la Konferenco. La Konferenco havas ses laborlingvojn (angla, franca, hispana, rusa, araba kaj ĉina). Dokumentoj de la Konferencoj disponeblas en tiuj ses lingvoj kaj dum la kunvenoj estas interpretado inter tiuj ses lingvoj. Se delegito deziras uzi alian lingvon, li aŭ ŝi devas provizi Uneskon per versio de sia parolado en unu el la ses laborlingvoj. Ekster tiuj oficialaj kunvenoj, en la koridoroj ne estas interpretistoj; por rekta komunikado inter delegitoj necesas elturniĝi. Mankas komuna neŭtrala lingvo! Unu el la taskoj de la delegitoj de UEA kaj ILEI estas konsciigi la delegitojn pri tio. Notindas ke la regularo ankaŭ priskribas oficialajn lingvojn de la Konferenco. Al la ses laborlingvoj aldoniĝas la hindia, la itala kaj la portugala. Tiu statuso estas ĉefe formala, ĉar tiuj aldonaj lingvoj ĝuas neniun praktikan avantaĝon. Membro-ŝtato rajtas proponi aldonon de oficiala lingvo. Ĉi-foje Indonezio petis, ke la indonezia lingvo fariĝu oficiala. Indonezia lingvo Indonezianoj loĝas sur 17 500 insuloj kaj parolas 718 lokajn lingvojn. En 1928 la indonezia lingvo (Bahasa Indonesia) ricevis agnoskon dum junularkongreso kaj en 1945 ĝi fariĝis oficiala lingvo de Indonezio. La indonezia havas trajtojn de artefarita lingvo interalie kun afiksoj. Ĝi funkcias IPR 2024/15

— página 6 del PDF —

kiel lingvafrankao por 275 milionoj da parolantoj, el kiuj granda plejmulto parolas ĝin kiel duan lingvon. Ĝi ankaŭ estas parolata en najbaraj landoj. Konforme al la regularo de la konferenco, Indonezio prezentis proponon, por ke la indonezia lingvo fariĝu oficiala lingvo de la Konferenco. Unue la propono venis al jura komisiono, malgranda grupo de fakuloj, kiu traktis la proponon laŭ jura vidpunkto. Indonezio prezentis la proponon kaj promesis zorgi pri ĉiuj kostoj de necesa tradukado. La jura komisiono aprobis la proponon el jura vidpunkto kaj la propono iris al plena kunsido por decido. En plena kunsido, la membro-ŝtatoj unuanime akceptis la proponon. Nun la Ĝenerala Konferenco havas dek oficialajn lingvojn. Agado dum la Konferenco Dum la konferenco okazas formalaj kunvenoj en la ĉefa salono kaj laborkunvenoj en aliaj salonoj, interalie de komisionoj. Estas grandaj komisionoj kiel por edukado, scienco, kulturo, kaj pli malgrandaj por diversaj temoj. Observantoj de NRO-j rajtas ĉeesti en preskaŭ ĉiuj el tiuj kunvenoj eĉ en la jura komisiono, kiu traktis la proponon pri la indonezia lingvo. Okazas ankaŭ aliaj kunvenoj, kiel tiuj de landaj komisionoj por Unesko, de partneroj kaj de NRO-j en rilato kun Unesko.

De maldekstre: Gilles Tabard, Didier Janot kaj Emmanuel Desbrières, observantoj por ILEI IPR 2024/16

— página 7 del PDF —

Kontraŭe al la Internacia Konferenco de Ne-Registaraj Organizoj, kie eblas havi budon dum la evento, tio ne okazas dum la Ĝenerala Konferenco. Do eblas rilati kun delegitoj nur iom hazarde dum neformalaj kunvenoj aŭ en la koridoroj. Esperanto ĉe Unesko Ekde la dua tago, dum kvin tagoj okazas Debato pri Ĝenerala Politiko. Dum tiu debato ĉiu membro-ŝtato rajtas paroli dum ses minutoj. Entute 163 el ili alparolis la Konferencon. Aldone al la membro-ŝtatoj, la estraro de la Konferenco permesis al pluraj observantoj, interalie al NRO-j, alparoli la Konferencon dum tri minutoj. En tiu kadro Universala Esperanto-Asocio (UEA) ricevis permeson alparoli la Konferencon sabate matene. Nome de UEA, François Lo Jacomo brile parolis pri Esperanto proponante helpon al Audrey Azoulay, Ĝenerala Direktoro de Unesko, kiu en sia enkonduko al la Debato pri Ĝenerala Politiko diris, ke ne estas facile trovi komunan lingvon, kiun 194 membro-ŝtatoj povu kune paroli. Fine la Prezidanto de la Ĝenerala Konferenco, S-ino Simona-Mirela Miculescu, dankis en Esperanto al François Lo Jacomo per la vorto: „Dankon!”. Landaj komisionoj En la mondo funkcias 199 landaj komisionoj por Unesko. Starigitaj de landaj registaroj, tiuj komisionoj kunordigas agadojn por la celoj de Unesko je landa nivelo kun partneroj interalie kun NRO-j. Landaj Esperanto-asocioj kaj ILEI-sekcioj povus (eĉ devus) kunlabori kun sia landa komisiono! Alianco de landaj komisionoj kaj urboj kun asociitaj lernejoj en Afriko Kunordigita de la Ĝenerala Sekretario de la Maroka komisiono por Unesko kaj de la vic-urbestro de Bouaké en Ebur-Bordo, Afriko havas nun naŭ membrojn. Dum la Konferenco la alianco kunvenis por prepari aliĝon de novaj Afrikaj komisionoj kaj organizi sian laboron. La Alianco celas kunlabori kun lernejaj urboj el Afriko. Afriko estas aktiva mondo-parto kaj por Unesko-agado kaj por Esperantoagado. Ni kunlaboru!

IPR 2024/17

— página 8 del PDF —

S-ro Jamal Eddine EL ALOUA, Ĝenerala Sekretario de la Maroka Komisiono por Unesko, prezidas la kunvenon de Alianco de landaj komisionoj por Unesko kaj lernejaj urboj en Afriko Asociitaj lernejoj En 182 landoj 12000 lernejoj kunlaboras por komuna celo: kreskigi spiriton de paco ĉe infanoj kaj junuloj per konkretaj agadoj. Tiun reton de asociitaj lernejoj kunordigas je landa nivelo la landaj komisionoj por Unesko. Per Esperanto ni helpu internaciajn rilatojn de lernejoj en la mondo! Samarkando, Uzbekio, gastigos la 43-an Ĝeneralan Konferencon Kutime Ĝeneralaj Konferencoj de Unesko okazas en Parizo en la sidejo de Unesko. Ĉi-foje venis invito de Uzbekio organizi la 43-an Ĝeneralan Konferencon en la urbo Samarkando. Post studo de la propono, la temo venis al la plena kunsido la lastan tagon de la nuna Konferenco kaj la delegitoj akceptis la inviton. En 2025 la 43-a Ĝenerala Konferenco okazos en Samarkando, Uzbekio.

IPR 2024/18

— página 9 del PDF —

Ek al Samarkando en 2025!

Juna tutmonda malnaiva entuziasmo ĉe Unesko de Emmanuel DESBRIÈRES (Francio) La 14-an de novembro, paralele al la 42-a Ĝenerala Konferenco, okazis vigla evento: Malferma Ceremonio de la Junulara Forumo. „Junuloj havas voĉon, necesas nur doni spacon por aŭdi ilin” de Gabriela RAMOS, kunhelpa Ĝenerala Direktorino pri sociaj kaj homaj sciencoj ĉe Unesko Oni povas legi sur la retejo de Unesko: Junulara Forumo de Unesko estas esenca parto de la Programo „Junularo” de Unesko. Ĉiun duan jaron, ekde 1999, oni malfermas spacon al junuloj, por ke ili dialogu inter si kaj kun Unesko kaj permesas disvastigi siajn entuziasmon kaj kreemon. Estas unika okazo por junuloj prezenti ne nur siajn IPR 2024/19

— página 10 del PDF —

defiojn, sed ankaŭ siajn ideojn kaj solvojn al Ŝtat-membroj, dum la Ĝenerala Konferenco, la plej alta decidpova instanco de UNESKO. La Junulara Forumo estas prilaborata por kaj de la junuloj mem. Tion oni bone vidis, kaj ĝuis, dum la Malferma Ceremonio. Bunta, vigla, mojosa ceremonio… sed la gravega temo estis: Socia efiko de la klimatŝanĝiĝo kaj neceso de justa klimat-transiro. Venis pluraj junaj aktivistoj sur la scenejon, interalie:    

Alice PATAXO, tradicie vestita, parolis je la nomo de indiĝenaj popoloj de Orienta Brazilo. Ousseynou GUEYE klarigis la ligon inter klimatŝanĝiĝo kaj migradoj el Senegalo. Luisa NEUBAUER el Germanio, fondinto de „Vendredoj por estonteco” (Fridays for future). Maya GABEIRA, ondorajdistino, Unesko-ĉampionino pri Oceano kaj Junularo, atestis pri sia sperto kiel defendistino de la oceanoj kontraŭ plast-poluado.

Ili parolis al plenplena salonego de junaj aktivistoj el la tuta mondo: Azio-Pacifiko, Afriko, Latina Ameriko kaj Karibio, Arabaj Ŝtatoj, Eŭropo kaj Norda Ameriko. Rimarkinde estas ke junuloj decidis kunsidi libere, laŭvole, kaj hazarde en la salonego sen ŝtata ŝildeto sur tablo, do sen sekvi la alfabetan kaj protokolan vicon. Ili ne ĉiam parolis angle. Pluraj esprimis sin ankaŭ en la franca, la hispana kaj la ĉina. Kaj êc delegitino en la ĉeestantaro petis paroli en la portugala… Kaj surprize, ĉar la portugala ne estas labor-lingvo ĉe Unesko, en traduk-kasko aŭdeblis traduko el la portugala al la franca. Mi ne scias, ĉu la tradukon oni ricevis ankaŭ en la aliaj labor-lingvoj: la angla, araba, ĉina, hispana, rusa. Tiu ritma evento daŭris 3 horojn kaj finiĝis post videa mesaĝeto de la sudkorea bando Seventeen, per komuna foto, ĉiuj sur la scenejo. La simbolo estas tikla: ĉiuj kune estas aktoroj de la ŝanĝo! IPR 2024/110

— página 11 del PDF —

Mi gardas la mesaĝon de Camille ETIENNE, franca aktorino kaj aktivisto, kiu sursceneje rolludis tekston: „Kiam oni serĉas forlasi nian dependecon de fosiliaj energifontoj, oni laboras por paco. La ekologia batalo unue estas batalo por paco kaj libereco”. Posttagmeze delegacio de la junaj delegitoj kunsidis kun 30 ministroj pri edukado el la tuta mondo – esperante ke oni aŭdis ilin… Esperante ke oni aŭdis ilin… La tuta malferma ceremonio spekteblas ĉe Jutubo: „UNESCO Youth Forum – Opening Ceremony – 14 November 2023”

Retaj kunvenoj kun Mirejo Fine de 2022 mi aŭdis alvokon de ILEI distrumpetatan de diversaj retumantoj: en ĉiu lando devas esti reta kurso de Esperanto! Tia kurso ne ekzistas en Svislando. Ekzistas ĉeestaj kursoj unufoje monate organizitaj de CDELI en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds. Ekzistas diversaj kursoj en diversaj lokaj kluboj. Plie Svisoj havas la eblon uzi la paĝarojn lernu.net aŭ Duolingo. Do mi akiris la konvinkon, ke iu povas bone lerni nian lingvon, se venas al li aŭ ŝi emo fari tion. Tamen io mankas: la eblo aŭskulti, bani sin en la lingvo, paroli senĝene, kun eraroj, simple kaj amike, kiel tio okazas en kongresoj kaj renkontiĝoj, en neformalaj momentoj. „Antaŭ ol majstri lingvon, oni devas masakri ĝin” diras itala proverbo. Do ni parolu, kun eraroj, ne gravas, ni parolu. Laŭ tiu konstato Katalin Kováts lanĉis la efikan programon Ekparolu!, troveblan ĉe www.edukado.net. De 2020 mi foje partoprenas la retajn kunvenojn organizitajn de s-ro Yamakawa en Tokio. Komence li faris tion fizike en la sidejo de Japana EOInstituto, kaj transiris al retaj kunvenoj pro la pandemio. Frumatene mi povas esti rete kun miaj japanaj amikoj dum agrabla kunveno neformala. Laŭ tiu modelo mi lanĉis komence de 2022 miajn retajn kunvenojn dufoje monate. Teorie ili estas por la membroj de Svisa Esperanto-Societo, sed kompreneble ili estas malfermitaj al iu ajn kaj pri ĝi aperas sciigo en www.eventaservo.org. Dek ses kunvenoj okazis tra la jaro 2023 kun ses ĝis dek du partoprenantoj el la tuta mondo. Venadas homoj el Argentino, IPR 2024/111

— página 12 del PDF —

Pollando, Italio, Bulgario, Hispanio kaj kelkaj svisoj, inter aliaj maljuna virino en hejmo, kiu ofte partoprenas sen paroli. Por meti kadron al la parolemuloj la regulo estas, ke ĉiu prezentaĵo ne estu pli ampleksa ol 16 minutojn longa. Mia inspiro estis Ted-Talks1, kiuj same estas limigitaj en sia daŭro. Niaj retaj kunvenoj estas maltedaj. Mia amiko Yamakawa avertis min: „Dum mi havas malfacilaĵon paroligi japanajn komencantojn, vi devos bremsi kelkajn el viaj partoprenantoj”. Kaj tio efektive okazas: kelkaj brile parolas kaj parolus dum horoj… La rezulto estas duhora kunsido kun tri, kvar prelegetoj; demandoj kaj debato sekvas ĉiun kontribuaĵon. Por helpi al tiu kuraĝa ekparolado mi ne korektas la erarojn, kiam mi aŭdas ilin, sed poste skribas retmesaĝon al la persono por doni gramatikajn klarigojn. Por helpi al tiu libera parolado publika, mi promesas ne registri. Ĉiuj indikoj pri la disvolviĝo de la kunvenoj kaj la horaro, de la 17-a ĝis la 19-a horo laŭ la horzono en Svislando, aperas en www.eventaservo.org. Kompreneble la horo 17-a en Svislando ne konvenas al azianoj. Post kontakto kun japanoj kaj koreoj mi nun decidis lanĉi samajn kunvenojn por azianoj je la 12-a horo tagmeze en Svislando, tio estas je la 20-a horo vespere en Seulo aŭ Tokio. La unua tia kunveno okazos la 24-an de januaro 2024. Ni vidos, ĉu niaj foraj samideanoj deziros kunveni senĝene, esprimi sin per nia lingvo por progresi. Datoj aperas en www.eventaservo.org. Bonvenon al ĉiuj, ĉu babilemaj, ĉu silentemaj sed aŭskultemaj, ĉu en Vjetnamio, aŭ Filipinoj, ĉu en iuj aliaj mondregionoj. Mireille GROSJEAN, Svislando

Komisiono de TEJO pri Edukado Jam estas oportuno reale agadi kaj konservi spurojn, kiuj servos kiel tre bonaj bazoj por vere fekunda agado. Dediĉi sian tempon al la Esperanto-movado, estas unu el la plej indaj abnegacioj, kiujn homoj lernintaj Esperanton oferas al la Esperanto-movado. 1

TED, mallongigo de Technology, Entertainment, Design (Teknologio, Amuzo, Dezajnado) estas seriego de diverslandaj preleg-eventoj, kies registraĵoj estas libere spekteblaj kaj elŝuteblaj, kun frapfrazo «Disvastigindaj ideoj». Ĉiu prelego daŭru maksimume 18 minutojn. Nun estas pli ol 2000 prelegoj en almenaŭ 100 lingvoj. Ĉiu prelego subtekstigeblas diverslingve per interesatoj (ted.com).

IPR 2024/112

— página 13 del PDF —

Esperanto disvastiĝas tra la mondo ĉiutage, tio estas la plej mejlŝtona altruisma ada laborego de esperantistoj de diversaj aĝoj. La Esperanto-movado ja bezonas volontulojn por antaŭeniri, kvankam necesas, kiel en aliaj lingvoj, normaj reguloj por instrui homojn pri Esperanto. Evidentiĝas ke la plejmulto de la Esperanto-instruantoj ne estas profesiaj lingvo-instruistoj, nek trejniĝis pri la instruado de lingvo, tamen ili estas kuraĝemaj kaj obstinaj homoj, kiuj kortenas la idealon de la esperantismo kaj decidas diskonigi ĉi tiun valoregan pontlingvon. Jen kion ni malkovris post diskutoj en diversaj fadenoj  Ni ne povas forbari la instruantojn, kiuj eĉ sen instrua sperto decidas

disvastigi Esperanton, ĉar ni certe bezonas homojn por antaŭenpuŝi nian movadon, do ni devas resti kun tiuj.  Multaj esperantistaj instruistoj, ĉefe en Afriko, bezonas lingvoplibonigon! Ili instruas per iom da kono havata, ĉiam tia, ne progresanta; ili estas eternaj komencantoj kaj ja volas instrui al komencantoj la lingvon, kia heroeca sindono!  Lern- kaj instru-materialoj mankas al multaj instruistoj bedaŭrinde tre kortuŝe, mankegas al ili ankaŭ instru-metodoj taŭgaj kaj adaptitaj al iliaj situacioj Pro tio, la Komisiono de TEJO pri Edukado, ekmalkovrinte tion, kio okazas ĉe junaj esperantistoj de la internacia lingvo Esperanto, elpaŝis aliritme kaj elpensis novajn respondajn rimedojn por tio. Tamen ĉio devas okazi en plena kaj absolute regula kunlaboro kun ILEI. Jenaj estas la tiurilataj planoj de la Komisiono de TEJO pri Edukado: 1. Registrado de ĉiuj junaj esperantistaj instruistoj Estis lanĉita alvoko al registrado de E-kluboj gvidataj de junuloj ĉie en la mondo. Ni celas konservi arĥivojn por nia Komisiono kaj, laŭbezone, estu facile atingi instruiston en certa regiono, kiam ne venas informoj de tiu klubo. Retaj kaj ĉeestaj kluboj estas inkluzive koncernataj. 2. Okazigo de KLUBA VIVO Kluba vivo estas nova programo de la Komisiono de TEJO pri Edukado, kiu celas trejni junajn esperantistajn instruistojn pri diversaj instru-metodoj kaj estigi fortan kunlaboron inter ILEI kaj la Komisiono de TEJO pri Edukado. Kluba vivo povas okazi ĉu rete aŭ ĉeeste, preferinde rete, kie multaj povas partopreni. La Komisiono invitos laŭvice junulon por prelegi pri tio kiel li/ŝi instruas Esperanton en sia klubo, same estos invitita ILEI-spertulo por alporti lumon al la metodo uzata de la junulo kaj eĉ proponi novajn pli taŭgajn IPR 2024/113

— página 14 del PDF —

metodojn. Tiu programo komenciĝos en januaro kaj okazos aŭ ĉiu-monate aŭ ĉiun duan monaton. 3. INSTRUISTA KAFOPAŬZO Ĝi estas programo, kiu celas doni oportunon ankaŭ al junaj esperantistaj instruistoj esprimi ion pri siaj instruaj agadoj. Aŭ inviti spertulon prelegi pri iu specifa temo. Tiu ĉi programo regule okazas ekde la pasinta jaro, kaj daŭre okazos. Ni estas en kunlabora kontakto kun kelkaj ILEI-spertuloj. Kunlaboro inter ILEI kaj la Komisiono de TEJO pri Edukado estas tre dezirinda, ĉar la junularo nun lanĉiĝinta en la instruadon de Esperanto bezonas pli da klero kaj sperto pri la agadfako, al kiu ili dediĉas sin, kaj tion ili ja povas akiri de ILEI. Komisiito de TEJO pri Edukado, Espoir NGOMA KASATI

Kiu okupiĝu pri la instruado de Esperanto en universitatoj kaj kial? Laŭ la 4-a artikolo de la Statuto de ILEI ne estas duboj: TASKOJ POR ATINGI LA CELOJN 4.1 Unuigi instruistojn kaj instruantojn esperantistajn en la mondo por sisteme labori por la enkonduko de Esperanto en ĉiuspecajn lernejojn kaj por celtaŭga instruado de Esperanto. Ĉiuspecaj lernejoj signifas instruejojn de infanvartejoj al universitatoj, kaj la celo estas ‘enkonduko de Esperanto’, alivorte de kursoj pri Esperanto. En universitatoj oni trovis ankaŭ sciencan figo-folion per la vorto ‘interlingvistiko’, kiu sonas pli science. Kompreneble ankaŭ aliaj instancoj okupiĝas pri agado en universitatoj kaj altlernejaj medioj, sed kun propraj celoj. ESF preferas emfazi lingvistikajn studojn, se eble, en la angla kaj prezenteblajn al la internacia lingvista mondo. CED de UEA preferas emfazi esperantologiajn konferencojn, kie oni klarigas kial birdoj flugas kontraŭ fenestrojN dum fiŝoj naĝas kontraŭ fluoj kaj similajn lingvajn problemojn. TEJO mem en siaj momentoj de agado interesiĝas pri studentaj kluboj en universitatoj. IPR 2024/114

— página 15 del PDF —

Do, restas por ILEI la vera laboro: instrui Esperanton kaj ni faru ĝin. Tiucele funkcias ĉe ILEI labor-grupo, kiu provas esti de ILEI-UEA-ESF, kiu provas trovi la esperantistojn, kiuj laboras en universitatoj, kontakti ilin, laŭeble kunlaborigi ilin inter si kaj kun la respektivaj ILEI-sekcioj en la unuopaj landoj. La kunlaboro inter universitataj instruistoj kaj instruistoj de normalaj lernejoj en niaj landaj sekcioj povas esti tre fruktodona, ĉar la prestiĝo de universitataj kursoj permesas malfermi pordojn en la normalaj lernejoj. Samtempe universitataj studentoj estos verŝajne la instruistoj de morgaŭ aŭ povos favori Esperanton en siaj postaj profesioj. Konklude ni multigu la kursojn pri Esperanto en universitatoj. Se vi konas laboranton en universitato, kiu estas esperantisto, informu la prezidanton de ILEI. Kunsido de la laborgrupo, 2024-01-08 La kunveno kunpensiga de la 8-a de januaro 2024 estis aparte interesa. Partoprenis pli ol 10 gekolegoj. Unue Philippe Planchon donis informojn pri la kunveno pri konstruitaj lingvoj okazonta la 4-an kaj 5-an de julio 2024 en Orléans, Francujo. Vidu ĉi tie: https://icon2024.sciencesconf.org. Sekvis raporto de Viko pri la stato de la kurso pri E-o por universitataj profesoroj en Seviljo kaj pri la kunveno en Hispanio pri Afriko kaj pri malkoloniado de la komprenoj pri Afriko, en kiu estis prezentataj du filmetoj produktitaj de eistoj (pri la universitato Espero en DR Kongo kaj pri la virina esperantista movado en Afriko: https://www.youtube.com/watch?v=Vv\_doqUt\_nU kaj https://www.youtube.com/watch?v=c7GOTCKiVpg.) Poste oni parolis pri la unua leciono de la kurso pri enkonduko al interlingvistiko de Ahmad Mamduhi kun interŝanĝo de informoj kun Chistian Lavarenne, kiu promesis interveni, kiam oni parolos pri la interlingvoj de la antikveco, ĉar li doktoriĝis pri la sanskrita kaj krome li promesis liveri materialon pri Balaibalano. Aldone, Ahmad donis informojn pri reaktivado por ekigi novan modulon titolitan „Esperanto-Tradukado” en la Scienc-Aplika Universitato en Irano; temas pri ĉ. 270-hora kaj proksimume 15-studunua modulo, kiu daŭru ĉ. 8 monatojn. Giridhar Rao prezentis la kunvenon ‘Hajderabada Literatura Festivalo’ kun aparta atento al lokaj lingvoj, en kiu li partoprenos baldaŭ kaj en kiu li havos eblon informi pri Esperanto: https://www.hydlitfest.org/. Nia IPR 2024/115

— página 16 del PDF —

kolegino Arko klarigis pri la ceremonio en la universitato Zaozhuang kun ĉeesto de la prezidanto de UEA. Renato CORSETTI

Zaozhuang-Universitato festis sian Esperanto-Muzeon de Alessandra MADELLA (Italio) La 10-an de decembro 2023 okazis la multe atendata celebrado por la dekjariĝo de la Esperanto-Muzeo ĉe Zaozhuang-Universitato. Temis pri granda evento, kun pli ol cent esperantistaj gastoj el diversaj partoj de Ĉinio, krom Islando, Italio, Japanio, Mongolio kaj Svislando. Plenigis la salonon pliaj 400 gestudentoj, inkluzive el Bangladeŝo, Rusio kaj el multe da aliaj landoj. La ĉefaj gastoj estis la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio kaj iama prezidanto de ILEI, Duncan Charters, kune kun sia edzino Cecily Lee. Sekvis kun sia tuta stabo la prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, Liu Dawei. Enkondukis kaj ĝisfine gvidis la ceremonion la rektoro mem de Zaozhuang-Universitato, Li Wenxi.

IPR 2024/116

— página 17 del PDF —

Alte taksis la Muzeon Ragnar Baldursson, eksa asista ambasadoro de Islando en Ĉinio kaj ministra konsilanto pri ĉinaj aferoj, kiu partoprenis en ĝia fonda ceremonio kaj donacis 600 librojn de sia patro Baldur Ragnarsson, elstara Esperanta poeto. Ne fizike sursceniĝis, sed kompreneble majstre reĝisoris la tutan feston dum monatoj, Sun Mingxiao (Semio). Li estas la vera motoro de la muzeo dank’ al siaj organizaj kapabloj kaj nelacigebla entuziasmo, kiuj sukcesis persvadi la regantojn de la universitato pri la avantaĝoj, kiujn Esperanto povas porti por videbligo en la tuta mondo. Tiujn kvalitojn certe rekonis La Ondo de Esperanto, kiu ĵus donis al li la titolon de la „Esperantisto de la jaro 2023”.

En la dua parto de la ceremonio multe da gastoj montris sian varman subtenon al la Muzeo donacante valorajn Esperantaĵojn. Liu Donhong, ekzemple, venis el Japanio por transdoni al vicrektoro Li Muhai la librojn de sia forpasinta edzo, Sasaki Teruhiro. La varma instruado de la karmemora profesoro kaj lia klera esperantigo de la verkoj de ĉinaj klasikaj filozofoj multe helpis altigi la prestiĝon de Esperanto en provinco konata kiel naskiĝloko de Mozio kaj Konfuceo, krom kiel loĝloko de Mencio. La gestudentoj de la Esperanto-fako de Zaozhuang-Universitato ricevis, do, grandan impreson de ŝi kaj de ŝiaj kuraĝigaj vortoj. Sed la listo de la donacintoj multe pli longas. Bao Lin, vicprezidanto de la Zhejiang-a IPR 2024/117

— página 18 del PDF —

Esperanto-Asocio, surprizis la publikon portante sur la scenejon grandan valizon plenplenan de valoraj Esperantaj filatetaĵoj, kiujn li kolektis dum sia tuta vivo. Unikaj kontribuoj venis ankaǔ el Mongolio kaj multe da aliaj provincoj de Ĉinio. Ĉiuj donacoj klare sentigis, ke la ekzisto de la muzeo estas grava por la generacio de esperantistoj nun iom maljuniĝanta, sed ankoraǔ plena je energio kaj espero por la estonteco. Tial ili varme rigardas la junulojn de la kvarjara Esperanto-fako de Zaozhuang-Universitato, kiu havas en la Muzeo sian idealan bazon.

Surfote (de maldekstre): Arko, Duncan Charters, Cecily Lee kaj Alessandra Duncan Charters kaj Liu Dawei helpis doni al tiu deziro pli institucian formon kune malkovrante orumitan ŝildon kun la titolo „Azia Biblioteko de Universala Esperanto-Asocio”. Kiel Duncan Charters klarigis, tiu paŝo simpligos la alvenon al Zaozhuang de duoblaĵoj de Biblioteko Hodler kaj ebligos venigi spertajn fakulojn por igi la riĉajn materialojn pli facile traserĉeblaj ankaǔ fare de ne-ĉinoj kaj tiel disponeblaj al la tuta mondo. Al tio certe aldoniĝos la kontribuo de la gestudentoj, kiuj estas nun magistriĝantaj pri interlingvistiko en Poznano. Se Eǔropo lastatempe aldonis al la Aǔstria Nacia Biblioteko la Polan Nacian Bibliotekon en Varsovio, ankaǔ Orienta Azio povos profundigi per novaj vojoj sian Esperantoesploradon kaj eble eĉ altiri esploristojn de aliaj partoj de la mondo. En la ĉina kunteksto tiu evoluo povus signifi ankaǔ novajn postenojn por trejnitaj Esperanto-fakuloj. El tiu vidpunto, indas substreki la ĉeeston en la ceremonio de tri altrangaj reprezentantoj de la Centra Oficejo de Kulturaj Restaĵoj en Pekino, kiuj pozitive rimarkis la senĉesan gravecon de Esperanto en kernaj momentoj de la ĉina moderna historio. IPR 2024/118

— página 19 del PDF —

Ankaǔ la gestudentoj de la Esperanto-fako alportis sian kontribuon al la festo, ne nur per la finaj notoj de „La iamo longe for”, sed ankaǔ per sia ĥora legado de poemo de Armand Su, kies verkoj kaj tajpmaŝino estas inter la trezoroj de la muzeo. Post la celebrado la ĉeestantoj sekvis Sun Minĝiao en la vizito de la Esperanto-Muzeo, bele tagmanĝis en universitata restoracio kaj vizitis la Esperanto-Arbaron en la suda parto de la urbo por partopreni en la solena dediĉo de memoriga ŝtono. Se la malstreĉa promenado tra la arbaro donis al la gestudentoj iom da kuraĝo alparoli Duncan kaj Cecily, la tagon poste ili ricevis la donacon povi pasigi tutan horon kun ili, farante al ili demandojn pri iliaj impresoj pri la Muzeo, interkultura komunikado, la estonteco de Esperanto aǔ ĝia ekonomia uzeblo. Tiom granda estis la impreso de tiu konversacio, en kiu partoprenis ankaŭ Gong Xiaofeng (Arko), ke mi decidis igi ĝian re-ludadon la unua parto de ilia fin-semestra ekzameno, kiam la studentoj devos ne nur fari demandojn, sed ankaǔ doni la respondojn. Kiel ajn estos ilia estonta vivo, mi certas, ke ili malfacile forgesos tiun valoran horon kun bele parolantaj, spertaj kaj afablaj instruistoj, kiun la festo de la Esperanto-Muzeo donacis al ili.

El la landoj kaj sekcioj Ĉinio Revenis la varmo kaj sankta sento – PEA celebris la Zamenhof-Tagon La 18-an de decembro Pekina Esperanto-Asocio okazigis la ceremonion memore al la 164-a naskiĝdatreveno de Zamenĉjo kaj celebre al la Tago de la Esperanto-libro, kaj samtemtempe gloris sinjoron Li Weilun, kies nomo ekaperis sur la nomliston de la Panteono de la retejo edukado.net ĝuste la 15an de decembro 2023. Pekina Esperanto-Asocio kutime festas la Zamenhof-tagon ĉiujare fizike en la formo de scienca forumo kadre de la urba Federacio de Soci-Sciencaj Rondoj. Ekde la unua fojo, kiam oni devis virtuale kunveni, la kunveno radias al ĉiuj direktoj de la lando. Ĉi-foje kiam la kunveno okazis hibride, alvenis virtuale samideanoj ankaŭ el Tianji, Hubei, Jiangxi, Yunnan, Shangdong, Heilongjiang kaj aliaj regionoj. La ĉefkunvenejo estas ĉe plej luksa pensiulejo Taikang, kie estas E-kurso gvidata de sinjoro Li Weilun. Ĉiuj gekursanoj estas pensiuloj aĝantaj pli ol sesdek jarojn. La prezidanto de PEA sinjorino YU Jianchao faris simplan paroladon. Ŝi konigis la du librojn proponitajn de ILEI por la Tago de Esperanto-libro. En sia parolo, sinjorino YU konigis ankaŭ pri ILEI kaj la retejo edukado.net per IPR 2024/119

— página 20 del PDF —

bildoj. En la nomo de PEA kaj la landaj esperantistoj ŝi donis gratulon al sinjoro Li Weilun pro lia panteonaniĝo.

Sinjoro Li Weilun estis profesoro de Pekina Lingva kaj Kultura Universitato kiel instruisto de la hispana lingvo kaj tuj post esperantistiĝo en 1979, li ekinstruis Esperanton en- kaj ekster-universitate. Li eĉ daŭrigis la instruadon post emeritĝo. Liaj lernantoj de Esperanto supozeble atingis dudek mil. Li kompilis kelkajn lernilojn: Elementa Kurso de Esperanto, Moderna Esperanto, Moderna Esperanto por Infanoj ktp. Li estas dumviva membro de UEA, Honora membro de ILEI (2012) kaj Eksprezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio. Kie ajn li estas, tie li semas. Nun li lokas sian kurson en pensiulejon, kie li ekloĝis en marto pasint-jare. Sinjoro Li Weilun deklamis sian nove verkitan ĉineskan poemon kaj gvidis siajn gekursanojn kunkanti esperante. La maljunaj komencantoj bone parolis simple esperante por sinprezentado. Membroj de PEA Fortego kaj Goĝojlo prezentis ĉinan folkloran kruc-dialogon (ĝi similas al „talkshow”, t.e. „parolaŭ babil-spektaklo”). Oni spektis videe la teatraĵeton Esperantan Tigrokapaj Ŝuoj prezentatan de infanoj el Pekina Yongtai-elementa Lernejo, ankaŭ en kiu la E-instruadon enkondukis sinjoro Li Weilun antaŭ pli ol dek jaroj. IPR 2024/120

— página 21 del PDF —

Fine estis kunsido. Sinjorino Shang Jinling el Tianjin, kiu ĉinigis partojn el la legaĵo La Grandaj Filozofoj kaj la Universala Lingvo por varbi legantojn, diris, ke maljuniĝante, ŝi des pli diligente laboras por Esperanto, ĉar ŝi eltrovis feliĉon en nia bela lingvo; sinjorino Aroma el Wuhan emocie voĉlegis jenan poemon: En Esperantujo ne estas maljunulo pro la fakto, ke Esperanto ja donas junecon al sia studanto tiu, kiu lernas nian lingvon eterne radias je la juneco. La poemon verkis nia karmemora sinjoro Hu Guozhu, kies nomo eterne restas ankaŭ en la Panteono. La ceremonio daŭris du horojn kaj denove vekis en ĉies koro varmon kaj sanktan senton sub verda standardo, malgraŭ la neĝega kaj frosta vintro. YU Jianchao (Terana)

Francio Dekkvinminuta prezento de Esperanto al francaj lernejanoj En Marseille (suda Francio) studentoj de la faka altlernejo Centrale, kiu preparas inĝenierojn, helpas dum la tuta lerneja jaro lernejanojn en malfacilaj kvartaloj, kie loĝas ĉefe enmigrintoj, do el malalta socitavolo. Estontaj inĝenieroj helpas ilin fari la hejmajn taskojn, sed ankaŭ malfermas ilin al interkulturo, kaj edukas al francaj valoroj (egaleco inter viroj kaj virinoj, civitaneco ks.). La 25-an de novembro ili organizis „grandan kvizon”. La IPR 2024/121

— página 22 del PDF —

principo estas simpla: dum 15 minutoj, lernejanoj vizitas atelierojn kaj fine kvinope devas respondi demandojn. Esperanto-Marseille estis invitita kun asocioj pri klimato, seksegaleco, civitaneco kaj SOS-méditerranée (kiu savas migrantojn). Ni rapide prezentis la lingvo-problemon en la mondo (8300 lingvoj por 197 landoj; premo de la lingvo de la plej forta lando kaj diskriminacio), verboj en Esperanto (6 finaĵoj kompare kun la 3800 en la franca lingvo), derivado (unu radiko, dum en la franca necesas lerni 2 aŭ pli), uzo de Esperanto. Ses klasoj de 15-jaruloj sin sekvis, la lernejanoj aktive reagis kaj la granda plimulto tre interesiĝis. Ni esperas je plua kontakto kun la koncernaj klasoj dum pli longa prezento (2-hora). Estis interese ankaŭ informi la studentojn, eĉ se nia eta ekspozicio ne estis sufiĉe vizitata. Renée TRIOLLE (triolle.renee@wanadoo.fr)

Ganao

Okazis Zamenhofa Tago en la lernejo Lutheran kune kun klubanoj en la lernejo, teamo de ILEI-Ganao kaj instruistoj en la sama lernejo. La speciala gasto estis s-ro Paul Kwesi Mensah, kiu prelegis pri D-ro L. L. Zamenhof. Ni kune kantis la kanton „Bona Amiko”. Ni poste interbabilis kun niaj lernantoj, ili starigis diversajn demandojn pri Esperanto. Ni jam instruas Esperanton ekde sep semajnoj ĉe la lernejo Lutheran, unu horon semajne. Estas plano prepari la lernantojn por trapasi A1-ekzamenon. Ni nuntempe serĉas ankaŭ oportunon kunlabori kun aliaj lernejoj, kie oni instruas Esperanton, por ke niaj lernantoj havu okazon interbabili rete kaj IPR 2024/122

— página 23 del PDF —

koresponde. Jen la poŝtadreso de la lernejo: Esperanto-Klubo, St. Paul’s Lutheran School, PMB 78, Accra North, Ghana.

Hungario Asembleo de hungaraj esperantistaj pedagogoj La 29-an de oktobro la jure registrita Asocio de Hungaraj Esperantistaj Pedagogoj (EPME) havis asembleon en Budapeŝto. La 11 ĉeestantoj akceptis la financan kaj fakan raportojn de la estraro kaj poste ili elektis novan estraron por la sekvaj 5 jaroj (ĝis 2028). Fakte ĉiuj tri estraranoj reelektiĝis, nome: Pálma Salomon Csiszár, József Eszényi kaj József Németh. La estraranoj interkonsentis, ke la prezidanto restos József Németh, kiu plenumas tiun taskon jam ekde 1996. Pasintjare la asocio havis 35 membrojn. József NÉMETH

Italio Zamenhofa Tago en Parmo

IPR 2024/123

— página 24 del PDF —

En la malgranda legoĉambreto de nia sidejo en la strato Sankta Leonardo 47, la tago de Zamenhof estis festita en ĝoja kaj kristnaska etoso. La ĉeesto de amikoj el la proksima urbo Modeno: Ermanno Tarracchini, Laura Barbieri kaj Fulvia Sighinolfi, ege riĉigis la feston. Jen la videoj de la Bona Filmfestivalo de EsperantoUSA, kiuj estis projekciitaj: „Forkapto”, „Ni Ludu Plu”, „Eta Kato” kaj aliaj, krom kompreneble nia kontribuo al ĝi per la filmeto „La Lumo de la Estonto”. Tio estis fonto de diskuto kaj amuzo same kiel la legaĵoj proponitaj de nia instruistino Luiĝa Oberrauch por la Tago de la Esperanta Libro de ILEI: La teorio Nakamura kaj la eseo de Julius Glück. Manĝaĵo ankaŭ ludis gravan rolon en unuigado kaj ĝojado de la spiritoj: paca manĝaĵo, strikte vegetara. Por la grupo Canuto en Parmo, renkontiĝi sabate posttagmeze en la klasĉambro fariĝis preskaŭ rito aŭ kutimo, kiu permesas al ni teksi fadenojn de amikeco kaj inkludo danke al la engaĝiĝo kaj al la ĉiam pli bonaj kukoj de nia amikino Emanuela De Bernardi. Patrizia RIVALDI

Kenjo Meze de decembro 2023 ni havis nian unuan renkontiĝon por varbi novajn instruistojn. La ekzistantaj kluboj estas Bungoma Esperantoklubo, gvidata de Gilbert Simiyu, Najrobia Esperanto-klubo gvidata de Elias Kabura, Mombasa Esperanto-klubo de Cendric Irakoze kaj Lodwar-Esperanto-klubo de Bucumi Propero. La nura problemo estas la manko de lernomaterialoj, legolibroj kaj aliaj necesaj materialoj: ĉiuj helpoj estas bonvenaj. La nunaj instruistoj estas Wifred Juma Elias Kabura, Cédrick Irakoze, Julius Kirwa kaj la katedrestro Gilbert Simiyu Sikala. Gilbert SIMIYU SIKALA, sekciestro

DR Kongo Artikolo por IPR, oktobro 2023 Ni daŭre tenas alte la E-standardon en Rutshuru, spite de neelteneble longedaŭra milito en nia regiono. Eĉ nun ni spertas teruron en la vilaĝoj ĉirkaŭantaj mian loĝlokon Kiwanja. Fuĝintoj multas ĉi tie kaj ĉiuj esperas pri baldaŭa reboniĝo de la situacio kaj hejmenreveno. IPR 2024/124

— página 25 del PDF —

Diskonigi kaj instrui Esperanton estas la du ĉefaj motoroj, kiuj pluvivigas nian lingvon de generacioj al generacioj, do por tio ni, en Rutshuru, aŭdacas plenumi tiun noblan laboron, ĉar se ne ni, kiu farus tion? Ni agadas singardeme por ne riski malfeliĉaĵojn, la sekureca situacio estas ĉiam treege malfavora ĉi tie, cetere de pluraj jardekoj! Esperanto ekzistas en Rutshuru danke al sindonemo de la duopo: Honoré Sebuhoro (en Rutshuru-centro) kaj Joel Muhire (el la proksima urbeto Kiwanja). Sinjoro Honoré starigis la klubon „Verda-Stelano-Klubo (VSK)” en Rutshuru en 2009, sed jarojn poste li kreis infanan grupeton, nome „Ĉiam Antaŭen” kaj sukcesis enkonduki Esperanton en la instituton Njili de la Preĝeja Komunumo CEBCE. Ekde 2010, mi (Joel) provas disvastigi Esperanton diversmaniere. Unue per rekta transdono de priesperantaj klarigoj al geamikoj, utiligante la revuojn Esperanto kaj Monato kaj due per lokaj radiostacioj de 2012, sinsekve per RACOU FM, ALLIANCE FM, RACOVE FM, RTEDH FM. Tamen ne multaj kuraĝas serioze eklerni Esperanton, ĉar ĝi ankoraŭ estas nova en Rutshuru. Feliĉe, multaj jam konscias pri la ekzisto de nia lingvo kaj espereble unuj post aliaj ekdecidos iam veni al la movado. La elsendoj bedaŭrinde ne plu okazas ekde 2022 – mi timis kaj decidis intertempe ĉesigi la instrucelajn elsendojn per RTEDH FM. Alia klopodo pluvivigi Esperanton en la orfejo Njiwa fiaskis parte pro la sama kaŭzo, sed ankaŭ pro la longa distanco de mia hejmo. En junio 2017 mi kreis la klubon „Rondo Esperantista de Kiwanja” (REK), kaj ĝi enhavas nun 24 aktivajn membrojn, se ne kalkuli ĉiujn, kiuj gustumis Esperanton kaj foriris. Kelkaj el la aktivaj REK-anoj fuĝis al Goma kaj en alian teritorion Lubero pro la ĉiutaga malpaco. Rigardu nian filmon Kvazaŭ korpo sen koro sur Jutubo pri la malsekureco en la orienta parto de Kongo. Mia intervjuo aperis en tiu ĉi revuo, vidu en la Jarkolekto 52 – trimonata 2022/2, paĝoj 14 kaj 15. IPR 2024/125

— página 26 del PDF —

Por povi multobligi la nombron de E-parolantoj kaj tiel disvastigi E-on tra la urbeto Kiwanja, mi instigis ĉiujn kapablajn klubanojn starigi apartajn klubetojn, kaj jen, la naskiĝo de Nyongera E-Klubo gvidata de Machumu Bienfaits kaj Verda Renaskiĝo-Klubo gvidata de Kambale Amani, la akrobato. Aldone al tiuj du kluboj, menciindas alia, nome Kasasa EsperantoKlubo prizorgata de sinjoro Prime Nsabimana. La REK-anoj kutime renkontiĝis ĉiujn monatfinajn dimanĉojn, sed, pro la nun malpliboniĝinta situacio, ne plu eblas okazigi tiajn renkontiĝojn, ni ja devas zorgi pri ni mem. Venontjare okazos la unika Universala Kongreso de Esperanto en Aruŝo, Tanzanio. La plejparto de niaj kamaradoj preparas sin por tiu grandioza unuafoja UK en Afriko. Mia patro Salomon Ndaziboneye ne volas maltrafi tiun kongreson, li decidis eklerni Esperanton ankaŭ en sia 69-jaraĝo kune kun kvin aliaj komencantoj en mia hejmo. Krom instruado de Esperanto, en la E-movado mi agas ankaŭ kiel muzikisto. Joel MUHIRE (Joe Mo)

Serbio Zamenhof-tagaj festoj tra Serbio, ekzameno kaj seminarioj Esperantistoj en Serbio decembre 2023 organizis Zamenhof-tagajn festojn en kvar urboj: Užice, Vršac, Senta kaj Beograd. Ĉiuj eventoj estis malfermitaj ankaŭ por la neesperantistaro, sed la plej sukcesa – laŭ la nombro de neesperantista publiko (precipe mezlernejanoj) – estis tiu en Užice, kiam la ĉeforganizantino, Dragana DUČIĆ, okazigis eventon en la Nacia Biblioteko kunliginte la Tagon de la E-Libro kun la Internacia Tago por Egalaj Rajtoj de Handikapuloj. Kontribuantoj de tiu ĉi festa programo estis ankaŭ Radojica PETROVIĆ kaj Nedeljka LOŽAJIĆ. Lokaj televidoj de Užice kaj la najbara Čačak intervjuis partoprenantojn kaj raportis pri la evento. En la Urba Biblioteko de Vršac, Lorijan POPI organizis Zamenhof-tagan programon kune kun Nedeljka LOŽAJIĆ, Zlatoje MARTINOV kaj Jovan ZARKOVIĆ. Ilona KAJARI, esperantistino el Senta, organizis tradician renkontiĝon „Verdaj Amikaj Tagoj”, finance subtenatan de la urbo, pri Esperanto kaj pri Geza TRIPOLSKY, famulo de Senta (neesperantisto). La kvara festo de la IPR 2024/126

— página 27 del PDF —

Tago de la E-Libro (en Beogrado), organizata de Nedeljka, estis specifa pro la fakto, ke antaŭ ĝi la Sekcio de Esperantistaj Instruistoj en Serbio (SEIS) okazigis ĉeestan A2-nivelan ekzamenon por du pasintjaraj kursfinintoj, kiuj ne povis partopreni la ekzamenon en junio kun aliaj 6 kandidatoj. La festan programon plialtigis la solena enmanigo de atestiloj por la sukcese trapasintaj ekzamenoj de la A2-paroliga kurso (vd surfote). Krome, okazis libroprezentoj (Jovan ZARKOVIĆ, Aranka LASLO), anonco de la rezultoj de la poemtraduka konkurso, deklamado (Danijela PETROVIĆ, Dragana DUČIĆ, Dragica MILANOVIĆ) kaj kantado kun gitaro, en Esperanto (Nedeljka LOŽAJIĆ), kaj fine, amikumado. Inter la 6-a kaj 10-a de novembro 2023, Vuk MLADENOVIĆ, estro de la Junulara sekcio de Serbia E-Ligo, partoprenis seminarion en Budapeŝto (Hungario), organizitan deflanke de TEJO, kunlabore kun Konsilio de Eŭropo. La titolo de tiu dulingva trejnado estis: „Junularaj Perspektivoj: Rediscussing intercultural dialogue and non-violent communication among young people”. (Rediskutado de interkultura dialogo kaj neperforta komunikado inter gejunuloj). Samtempe, en Kopaonik (Serbio) du junaj esperantistinoj – Dejana RAKIĆ kaj Danijela POPOVIĆ – partoprenis serblingvan trejnadon de la Konsilio de Eŭropo pri edukado de junuloj de Serbio pri homaj rajtoj. Aranka LASLO

IPR 2024/127

— página 28 del PDF —

Tajvano Atesto de la Instruisto de la Jaro al Liru Chen Dum la ceremonio de la Fermo de la ĉi-jara ILEI-Kongreso, kiu okazis hibride, la unua Atestilo de ILEI por la „Instruisto de la Jaro” estis virtuale donita al d-ino Liru Chen fare de prof. Renato Corsetti.2 La fizikan transdonon de la Atesto faris Reza Kheirkhah, ILEI-reprezentanto en Tajvano. Jen lia raporto pri tio: La 11-an de Septembro 2023 okazis Monata Kunveno en Pingtung, suda urbo en Tajvano. La temo de la kunveno estis „Iĉingo”3, orakola kvarmiljara ĉina libro. En la kunveno partoprenis ĉirkaŭ 10 personoj, inter kiuj estis esperantistoj el Kanado, Francio, Irano kaj kompreneble Tajvano. En la fino de la kunveno Reza deflanke de ILEI donis la Ateston de la „Esperantisto de la jaro” al d-ino Liru Chen, kiu ĉeestis la kunvenon kiel kutime.

2

La registraĵo de la Fermo estas spektebla en la jutuba kanalo de ILEI: https://www.youtube.com/watch?v=S9DXcuUCQdE\&list=PLufbtAhDHic2Jc2uRK Vbo_mGRh_EiB4oj&index=66 . La virtualan transdonon de la atestilo oni povas spekti ekde la 21-a minuto de la registraĵo. 3 https://eo.wikipedia.org/wiki/I\_Ching

IPR 2024/128

— página 29 del PDF —

Ŝi eklernis Esperanton antaŭ ĉirkaŭ 10 jaroj kaj post du jaroj jam komencis mond-vojaĝadon kaj partoprenadon en diversaj UK-j, i.a. tiun en Francio (2015). Ŝi estas membro de Pasporta Servo kaj eksa instruisto de la angla lingvo en fame konata ŝtata elementa lernejo. Ŝi fakte pli frue emeritigis sin por havi pli da tempo por dediĉi al Esperanto kaj ankaŭ samtempe pli facile daŭrigi sian studadon de la doktoriĝa grado rilate al infana edukado. Pasintjare ŝi sukcese finis la studadon. Fakte ŝi estas nun la ĉefa motoro de tajvana Movado kaj ŝia nuna plej grava agado estas la okazigado de retaj kursoj dufoje semajne. Ŝi ankaŭ instigas kaj trejnas junajn esperantistojn por fari tian laboron. Cetere ankaŭ ŝia familio estas „verda”: du filoj kaj la patro lernis Esperanton iugrade kaj unu el la filoj (kies universitata fako estas la hispana) eĉ partoprenis en UK kaj IJK antaŭ kelkaj jaroj. Ŝi estas membro de UEA jam de jaroj kaj abonanto de Juna Amiko. Krome ŝi organizis komunajn staĝojn kun koreaj samideanoj. Ŝi mem vojaĝis al Koreio tiucele kaj ankaŭ por partopreno en la Pusana ILEI-kongreso. Sen Liru, la tajvana Movado certe ne estus tia, kia ĝi estas hodiaŭ! Reza KHEIRKHAH

Pri LA TEORIO NAKAMURA – Intervjuo kun Anna Löwenstein4 de Alessandra MADELLA En 2023 Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) proponas du mallongajn verkojn por la komuna legado dum la Tago de la Esperanta Libro, kiun oni tradicie festas la 15-an de Decembro. Progresintoj povos diskuti la kleran eseon LA GRANDAJ FILOZOFOJ KAJ LA UNIVERSALA LINGVO (1937) de Julius Glück, tre aktiva Esperanto-instruisto murdita en Auschwitz. Komencantoj povos ĝui la unuajn tri ĉapitrojn de LA TEORIO NAKAMURA (2018) de Anna Löwenstein (vd surfote), bazo de la fama kurso de lernu.net kaj plejlaste eldonita kiel libro de eldonejo Espero en 2022. Anna tre afable konsentis respondi al niaj demandoj pri tiu verko. 4

Fonto: https://esperanto.cri.cn/2023/12/14/ARTIpJksnBjcappri2I82mjo231214.shtml

IPR 2024/129

— página 30 del PDF —

AL: Anna Löwenstein AM: Alessandra Madella AM: Kio estas LA TEORIO NAKAMURA? AL: Ĝi estas rakonto, kiun mi verkis por homoj, kiuj lernas Esperanton. Ĝi komenciĝas tre facile, uzante en la unua ĉapitro nur tre malmultajn vortojn kaj simplan gramatikon. En ĉiu ĉapitro aldoniĝas novaj vortoj kaj gramatiko, tiel ke iom post iom ĝi fariĝas pli malfacila. Sed ĝenerale ĝi estas tre facila rakonto, taǔga por lernantoj. AM: Kiel vi decidis verki scienc-fikcian rakonton por komencantoj? AL: Mi ne mem decidis fari tion. La retejo lernu.net, kiu ekzistas por instrui Esperanton al komencantoj, kontaktis min kaj invitis min verki rakonton. Oni volis renovigi la retejon, komencante per nova rakonto, sur kiu estos bazitaj la gramatiko kaj la ekzercoj. Sed kiam oni proponis tion al mi, mia unua reago estis rifuzi, ĉar mi tiam okupiĝis pri mia tria romano, kiu postulis sufiĉe multe da tempo. Poste mi pensis, ke tamen tio estas grava laboro, ĉar lernu.net estas tre grava retejo por lernantoj – precipe tiam, kiam ankoraŭ ne ekzistis Duolingo. Do, mi akceptis la proponon. Fakte, la homoj de lernu.net proponis al mi, ke mi verku scienc-fikcian rakonton. Ili sugestis plurajn ideojn, inter kiuj plaĉis al mi la ideo de tempovojaĝado. AM: Kiel vi komparas verki LA TEORIO NAKAMURA kun viaj aliaj romanoj? AL: Miaj romanoj estas tre grandaj verkoj. Ĉiu el ili postulis kelkajn jarojn por la verkado. LA TEORIO NAKAMURA estas malgranda rakonto, por kiu mi bezonis nur kelkajn monatojn. Komplikaĵo estas, ke mi ne povis libere uzi lingvaĵon aǔ skribi ion ajn. Mi devis iom post iom konstrui la tekston, aldonante pli da vortprovizo kaj gramatikaj eroj en ĉiu ĉapitro. Sed mi jam kutimis fari tion, ĉar mi instruis Esperanton de multaj jaroj. Krome, pli frue mi estis redaktoro de la facila parto de KONTAKTO kaj mi jam kutimis verki tre simplajn tekstojn per facila lingvaĵo. Do, por mi estis multe pli facile verki tiun mallongan rakonton ol verki LA MEMORAĴOJ DE JULIA AGRIPINA (2021), mian lastan romanon. IPR 2024/130

— página 31 del PDF —

AM: Kiel vi priskribus la koncepton de tempo en LA TEORIO NAKAMURA? AL: Ĝi estas rakonto pri tempo-vojaĝado, kiu okazas en tri tempo-periodoj. Ĝi komenciĝas en la jaro 1982, kiam estas la juna Filipo Nakamura. Alvenas viro en tempo-maŝino, kiu montriĝas esti la sama Filipo Nakamura, sed tridek jarojn poste, el la jaro 2012. Tiel vi scias, cetere, ke mi verkis tiun rakonton en la jaro 2012. Poste li vizitas la estontecon: li vojaĝas al la jaro 2182, 200 jarojn post kiam la rakonto komenciĝas. Estis multe pli facile verki tion ol miajn historiajn romanojn. La fantazio estis pli libera, ĉar mi verkis pri la estonteco kaj mi povis imagi ĝin laǔ mia deziro. Mi ne devis fari esplorojn pri la historia realeco. AM: Ĉu vi verkus ĝin malsame post la kronvirusa pandemio? AL: Fakte, ne. Neniu tiam antaŭvidis pandemion en la baldaǔa estonteco, sed mi ne verkus ion malsaman nun. Estis problemo iugrade, ke ĝi estis tre fiksita al difinitaj jaroj, ĉar poste ĝi ne aperis ĝis 2018. Mi verkis la rakonton en 2012, sed poste aliaj homoj okupiĝis pri la gramatikaj klarigoj, la ekzercoj, kreado de la retejo ktp. Do, la afero daŭris kelkajn jarojn, kaj la dato 2012 ne plu estis aktuala. Tamen, la rakonto estis tiel fiksita al difinitaj jaroj, ke poste mi ne povis facile ŝanĝi tion. AM: LA TEORIO NAKAMURA naskiĝis por la reto kaj poste iĝis libro, ĉu ne? AL: Jes, ĝi estis verkita por la reto. La ekzercoj kaj la gramatikaj klarigoj estis bazitaj sur la rakonto, kaj tial la sinsekvo de la instrueroj estas iom nekutima. Ekzemple, oni tre frue enkondukas la “os-tempon”: “ni iros”, “ni vojaĝos al la jaro 2182” kaj simile. Kutime en lingvo-kursoj oni instruas la “os-tempon” pli malfrue. Sed por la celoj de ĉi tiu rakonto, tio devis veni tre frue. Aliflanke, ne estas komplike lerni tiun tempon en Esperanto. Mi memoras, ke mi bezonis semajnojn por lerni la “os-tempon”, kiam mi lernis la francan. Sed en Esperanto oni povas lerni en du sekundoj, ke la verboj finiĝas per “os” anstataǔ per “as”. Simile, pro la neceso uzi datojn, jam en la unua leciono aperas la jaro 1982. Tial jam en la unua leciono oni instruas la nombrojn kaj kiel esprimi grandajn nombrojn. Mi povas aldoni, ke mi ricevis liston de temoj, kiujn mi devis trakti en la rakonto, ĉar oni volis pretigi la lernantojn por la nivelo B1 de la KERIPR 2024/131

— página 32 del PDF —

ekzamenoj. Ekzemple, oni devis lerni kiel prezenti sin, kiel paroli pri siaj interesoj kaj hobioj. Oni devis scii kiel mendi manĝon en restoracio, kiel iri al vendejo, iri al kuracisto. Tiu listo de temoj iugrade decidis la direkton de la rakonto. Iel, eĉ se ne detale, mi devis enmeti ĉiujn el ili. Kaj mi malkovris, ke tempo-vojaĝado igas tion pli interesa. Ofte en lingvaj kursoj estas ĉapitro, en kiu oni iras en restoracion kaj mendas manĝon, aǔ devas iri al la kuracisto. Tio ne estas en si mem aparte interesa. Sed, se oni faras tion en la jaro 2182, same necesas aĉeti la manĝon aŭ la bileton por la kinejo, sed la tuta ĉirkaǔaĵo estas malsama. Do, oni povas lerni tiujn samajn bezonatajn strukturojn en pli interesa kunteksto. Mi malkovris dum mi faris, ke tio estas avantaĝo de la fakto, ke temas pri tempo-vojaĝado. AM: Kiuj estis la plej interesaj komentoj de legantoj? AL: La plej interesa komento venis de mia filo Fabiano. Ĉar li estas fizikisto, mi foje petis liajn konsilojn pri tempovojaĝado. Li ankaǔ parolas E-on, kompreneble, kaj li estis mia unua leganto. Mi povas mencii, ke, dum mi verkis la rakonton, li rekomendis al mi spekti la popularan filmon REEN AL LA ESTONTECO (BACK TO THE FUTURE, 1985), ĉar ankaǔ ĝi temas pri tempo-vojaĝado. Do, mi spektis tion, dum mi verkis la rakonton. Post kiam mi publikigis ĝin, Fabiano komentis, ke ĝi enhavas difinitan specon de tempo-paradokso. Homo de la estonteco venas al la pasinteco kaj instruas kiel konstrui tempo-maŝinon kaj la sciencajn sciojn necesajn por fari tion. Tiel la fizikisto en la pasinteco konstruas la tempo-maŝinon, verkas artikolojn pri tiu scienca teorio, kaj instruas ĝin al aliaj homoj. Tio estas cirkla situacio, en kiu oni povas demandi IPR 2024/132

— página 33 del PDF —

sin, de kie venas tiu teorio, ĉar la homo de la estonteco instruas ĝin al la homo de la pasinteco kaj tial en la estonteco oni scias pri ĝi. AM: Kiuj estas viaj nuntempaj projektoj kaj ĉu vi planas denove verki ion por komencantoj? AL: Mi kompreneble daǔre verkas por komencantoj, ĉar mi estas redaktoro de la retejo uea.facila. Denove, mi ne aparte volis fari tion, sed ŝajnis al mi tre grave, ke UEA prezentu sin al novaj esperantistoj. Necesas fari tion per simpla lingvaĵo kaj tial mi kreis la retejon uea.facila. La tuta retejo estas verkita per simpla lingvaĵo kaj tio estas tre granda tasko, ĉar mi klopodas aldoni almenaǔ unu novan artikolon ĉiu-semajne. Mi ne ĉiam sukcesas, sed estas ĉiam almenaǔ 4 ĝis 6 novaj artikoloj ĉiumonate. Tio estas tre temporaba, kompreneble. Mi ne provas verki novan romanon en la nuna momento. Se iu donus al mi ideon, mi eble provus verki plian novelon por komencantoj kiel LA TEORIO NAKAMURA. Sed mi bezonus la instigon, ĉar eble mi ne estus verkinta ĝin, se la homoj de lernu.net ne estus donintaj al mi la ideon. Mi povas mencii, ke en ĉi tiu periodo mi verkas kelkajn „romanetojn” en la angla por verkista grupo. Ili estas iom pli longaj ol noveloj, sed pli mallongaj ol romanoj. La grupo renkontiĝas rete en ĉiu dua semajno kaj mi ĉiam devas verki ion por ĝi. Tiuj rakontoj devus esti mallongaj, sed mi ne kapablas verki mallonge. Miaj rakontoj daǔras de unu kunveno ĝis la posta, eĉ dum kelkaj monatoj. Do, iom post iom mi konstruas tutan romaneton. Pro manko de tempo mi verkas novajn aferojn tre malrapide, iom post iom aldonante. Sed eble tio ne estas malbona. Ĝi donas tempon por pensi kaj por ke la afero mem evoluu. Mi nun estas en la tria rakonto. Ili ĉiuj estas iom fantaziaj, kun historia elemento. Mi verkas ilin en la angla, ĉar mi faras tion por anglalingva grupo. Sed mi nun pensas: Nu, ili ne estas malbonaj rakontoj, kial ne traduki ilin? Do, espereble post du jaroj povos aperi libro de du aǔ tri romanetoj verkitaj de mi, kiuj estos tute malsamaj de la historiaj romanoj. Eble iom pli similaj al LA TEORIO NAKAMURA, kvankam ne per facila lingvaĵo. Krom tio, en ĉi tiu periodo mi tradukas anglalingvan romanon (ne verkitan de mi mem) en Esperanton. Mi esperas, ke ni ricevos permeson de la eldonejo, ĉar mi jam tradukis duonon de la libro.

IPR 2024/133

— página 34 del PDF —

ALVOKO PARTOPRENI EN LA 57-a ILEI-KONGRESO kaj SIMPOZIO La 57-a ILEI-KONGRESO Tempo: Ekde la 20-a ĝis la 27-a de julio 2024 Loko: Masejoo (Portugale: Maceió), Brazilo Ĉef-temo de la Kongreso: „Esperanto por justa edukado” Retejo de la Kongreso: https://2024.kongreso.org/ Ĉi-jare ILEI fariĝas 75-jara organizo prezentante grandan servon al nia instruistaro. Kiel ĉiuj scias, krom eldonado de du nepre necesaj revuoj (IPR kaj Juna Amiko), ILEI ĉiujare okazigas gravegan kongreson por ni, instruistoj, ne nur de Esperanto, sed ankaŭ de aliaj lingvoj kaj fakoj. Ni bonvenigas ankaŭ lernantojn, homojn, kiuj interesiĝas pri instruado, kaj ĝenerale ĉiujn esperantistojn de kiu ajn lingvo-nivelo En 2024, la 57-a Kongreso de ILEI denove okazos hibride: virtuale kaj ankaŭ ĉeeste en la paradiza urbo Maceió (Masejoo), en la nordoriento de Brazilo. La ĉefa temo de la Kongreso estos: “Esperanto por justa edukado”, kaj certe ĝi vekos la intereson ne nur de esperantistoj, sed ankaŭ de instruistoj de aliaj lingvoj kaj fakoj, universitataj esploristoj kaj profesoroj, ĵurnalistoj kaj ĝenerala publiko; unuvorte, ĉiuj, kiuj iel dediĉas sin aŭ interesiĝas pri la temo, aŭ ĝenerale pri pedagogio. Ni atendas vian aliĝon kaj viajn kontribuaĵojn pri la kongresa aŭ aliaj pedagogiaj temoj, kaj ankaŭ por la Lingva Festivalo, la Internacia Vespero aŭ aliaj programeroj. Vi povas indiki viajn kontribuojn por nia programo per la aliĝilo (https://2024.kongreso.org/alighilo.php) kaj/aŭ per retmesaĝo al: ilei.kongresoj@gmail.com. La limdato por sendi ilin estas la 31-a de marto 2024, por ke ili estu aldonitaj al la Kongresa Programo. Por ĉiu via propono, ĉu prelego aŭ alispeca kontribuaĵo, bonvolu sendi al ni (ilei.kongresoj@gmail.com): IPR 2024/134

— página 35 del PDF —

1. 2. 3. 4. 5. 6. 7.

titolon de la kontribuaĵo; vian kompletan nomon; daŭron de la prezentado; ĉu vi prezentos ĉeeste aŭ rete; du- ĝis maksimume kvin-linian priskribon de la kontribuaĵo; du- ĝis maksimume kvin-linian biografion de vi; vian foton.

Kiel kutime, vi povos ĝui ankaŭ ekskursojn, Lingvan Festivalon, spektaklojn ktp. Vi trovos ĉiujn detalojn pri la aliĝo en la kongresa retejo: „https://2024.kongreso.org/” La ĉefa temo de la ĉi-jara ILEI-Simpozio, estos „Lingvoj de instruado kaj justa edukado”. Venu plibeligi nian kongreson per via ĉeesto kaj aktiva agado. Via partopreno estas tre grava. Bonvenon! Laura BRAZZABENI ILEI-Estrarano pri kongresoj

INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez., dumtempe pluservanta ĝis la venonta elekto) Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Simon Smits, Nvard Manveljan. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Oberrauch, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Kristin Tytgat, Vicente ManzanoArrondo, Radojica Petrović, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 15) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/.

IPR 2024/135

— página 36 del PDF —

Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983. Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la retpaĝon de UEA. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Fernando Pita. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Albert Stalin Garrido. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Ahmad Reza Mamduhi. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): prez. Nedeljka Ložajić, nedeljkalozajic@gmail.com. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj) UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Alessandra Madella, a.madella@tiscali.it, Didier Janot, didier.janot@gmail.com, Emmanuel Desbrières kaj Maximiliano Garcia. kaj aliaj Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 25 € en A-landoj kaj 12,50 € en B-landoj, kun ricevo de 4 paperaj kaj bitaj numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj kaj 6,25 € por la B-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera (kune kun la bita) kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA bita kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Lando-kategorioj: B-landoj: iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.), Afriko, Ameriko (escepte de Usono kaj Kanado), Kiribati, PapuoNov-Gvineo, Solomonoj, Vanuatu en Oceanio. A-landoj: ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, ilei.kasisto@gmail.com. Bv klare indiki la celon de via pago.

IPR 2024/136

— página 37 del PDF —

La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de via sekciestro aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la sekciestro alvenos al ILEI kune kun tiuj de la aliaj membroj de la sekcio. Vi jam estos en la sekcia listo kaj ne devos mem sendi la aliĝ- aŭ la abonformularon. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Se vi ne mem posedas UEA-konton, por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Se vi ne estas en la sekcia listo, bonvolu mem sendi la aliĝaŭ la abon-formularon (aliĝilo: https://www.ilei.info/Aligxilo.pdf; abon-formularo por Juna Amiko: https://www.ilei.info/Juna\_Amiko.pdf). Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al la ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 30 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub la numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Torhoutsesteenweg 453/0003, BE-8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE: Olena Poshivana, olenaposivana@gmail.com. Redaktora noto: la ĝisnuna, limigita retejo de IPR (https://www.ilei.info/ipr/) baldaŭ ĉesos funkcii. Anstataŭ ĝi ni kreis pli ampleksan arkivon ene de la retejo de ILEI. Ĝia aktuala adreso estas https://www.ilei.info/revuoj/ipr-arkivo.php. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de januaro 2024, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aprilo 2024.

SEKCIOJ DE ILEI Albanio: Bardhyl SELIMI, Rruga Fortuzi, nd.9, h.1, ap. 3, AL-1016 Tirana, bselimi@gmail.com Armenio: Lida ELBAKJAN, Moldovakan 26/2, kv.52, AM-375062 Erevan, lidaelb@yahoo.com

IPR 2024/137

— página 38 del PDF —

Barato: Arikapalli Giridhar RAO, Azim Premji University, Survey No. 66, Burugunte Village, Bikkanahalli Main Road, Sarjapura, Bengaluru 562125, India, rao.giridhar@apu.edu.in Belgio: Marc CUFFEZ, Torhoutsesteenweg 453/0003, BE-8400 Oostende, flandrio@hotmail.be Brazilo: Aristophio Andrade ALVES FILHo, Rua B-55, N° 85, Conj. B. Bentes 1, Q. B-55, Benedito Bentes, Maceió, AL, Brasil, BR-57085-748, esperantomaceio@yahoo.com.br Bulgario: Mariana EVLOGIEVA (komitatano), ileibg@espereto.com Burundo: Gilbert NDIHOKUBWAYO, BP 7072 Buĵumburo, gigi.kadi@gmail.com Ĉinio: WEI Yubin „Jado” Baiyangshujie Xiaoxue, Taiyuan Shanxi, CN-030003, ilei_cxinio@163.com Danio: Ileana SCHRØDER, Vestavej 4, DK 2770 Kastrup, ileana.schroder@mail.dk Francio: Didier JANOT, 3 rue Élisa Lemonnier, FR-75012 Paris, didier.janot@gmail.com, https://eventaservo.org/o/ILEI-Francio Hungario: József NÉMETH, Fő u. 41/5, HU-8531 Ihász, jozefo.nemeth@gmail.com Germanio: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, zsofia.korody@esperanto.de Indonezio: Ilia Sumilfia DEWI, Perumahaan, Pejuang, Pratama, Blok L, no. 11, RT/RW 003/006, ID-Bekasi, Jawa Barat, ilia.dewi@gmail.com Irano: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9 K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. Farid-Afshar, Kh. Vahid Dastgerdi, IR-19166-13514 Tehran, mamduhi@gmail.com Italio: Luigia OBERRAUCH MADELLA, via Prampolini 8, IT-43122 Parma, esperoenparmo2020@yahoo.com Japanio: ISIKAWA Tieko, Tate 2-4-4-304, JP-353-0006 Siki-si, Saitama-ken, tiekosanjo_103@bj8.so-net.ne.jp Kenjo: Gilbert SIMIYU SIKALA, P.O. Box 236-50202 Chwele, Bungoma, Okcidenta, Kenjo, glbsimiyu@gmail.com Kongo DR: Joel MUHIRE, Po Box 08 ug, Bunagana-kisoro, Ugando, joelmuhire0@gmail.com Korea Resp.: CHO Weonseok, vivanta58@hanmail.net Kroatio/KEL: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, mjerkovic@net.hr Kroatio/KEU: Svijetlana AKIK, Franje Malnara 52, HR-10000 Zagreb, ilei@hes-keu.hr Madagaskaro: Miora RAVELOHARISON, Lot II N 59 RA, Bis, Analamahitsy Antananarivo, le.myrhe@gmail.com Mongolio: Khorloo TSERENDEJID, MN- Ulaanbaatar bayangol district, khoroo 24, 42-1-62, tserendjd@yahoo.com Nederlando: Robert MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, moerbeekr@gmail.com Pollando: Magdalena TATARA, ul. Grzegórzecka 74/4, PL-31-559 Kraków, mtatara@gmail.com Rumanio: Mihai TRIFOI, Str. Principală, Bl.1 Ap.3, RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, mihaitrifoi@yahoo.com Rusio: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, lena_espero@mail.ru Senegalo: Lafi Charles DIATTA, BP 17935 Dakar-Liberté/Dakar, laficharlesd@gmail.com Serbio: Aranka LASLO, Imotska 34. RS-24000 Subotica, laslo.az@gmail.com Svedio: Sten SVENONIUS, Vendelsfridsgatan 4 c, SE 21764 MALMÖ, ilei-se@outlook.com Svislando: Mireille GROSJEAN, Chapeau-Rablé 52, CH-2300 La Chaux-de-Fonds, mirejo.mireille@gmail.com

IPR 2024/138

— página 39 del PDF —

Tanzanio: Mulele Samwel MBASSA, Box 25, Bunda – Tanzanio. Poŝtel: +255786 819 767, +255758 176 722, mulelembassa@gmail.com Togolando: KOFFI GBEGLO, 07 BP. 13169 Lome 07, Lomé- TOGO, esp.togo@gmail.com Ukrainio: Nina DANYLYUK, pr. Sobornosti, 32, Log. 108 UA-43026 U. Lucjk, nina_daniljuk@ukr.net Usono kaj Kanado: William B. HARRIS, 4 Edgecomb Ct, Portland ME 04013 USA, wb_harris@hotmail.com

REPREZENTANTOJ Aŭstralio / Nov-Zelando: Penelope VOS, 50 Victoria St, Cooma, NSW, Australia, penny@mondeto.com Britio: Renato CORSETTI, 22, St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo, renato.corsetti@gmx.com Finnlando: Sylvia HÄMÄLÄINEN, F.E. Sillanpään katu 2 C 46, FI-33230 Tampere, sylvia.h@kolumbus.fi Ganao: Alfred Kobina ARTHUR, P.O. Box CT 7432, Cantonments, GH-Accra, ctrcgh@gmail.com Hispanio: Luis Eduardo BERDOR REMON, Pablo Iglesias 41, 4 B, ES-50018 Zaragoza, eduardo.berdor@gmail.com Pakistano: Adeel Mahmood BUTT, Ward No. 11, near M.C. High School, PK-39100 Nankana Sahib, interlingvisto@gmail.com Portugalio: Luna M. SILVA, luna@esperanto.pt Slovenio: Peter GRBEC, Sv. Peter 142, SI-6333 Sv. Peter, peter.grbec@gmail.com Tajvano: Reza KHEIRKHAH, Chung Ching Road, No. 105, TW-Pingtung city, 900-73, rezamenhof@yahoo.com Vjetnamio: Hoan Thi TRAN, Xom 11 – Yen Loc – Kim Son, VN-430000 Ninh Bính, hoantran37@gmail.com Zimbabvo: Benjamin Asende KABWE, Tongogara Post office. P.O. Box 228, Chipinge, Manicaland, Zimbabwe, benjaminkas52@gmail.com

KONTAKTPERSONOJ Aŭstrio: Walter KLAG, Vieno, esperanto@chello.at Benino: Latifou GBADAMASSI, BP302 Lokossa (Mono), République du Benin, Afrique de l’Ouest, latifougbadamassi@yahoo.fr Israelo: Luiza CAROL, str. Bnei Binyamin 53, apt 12, Netanya IL-4201997, luizacarol1947@gmail.com Kostariko: Hugo MORA POLTRONIERI, Apartado 4981, CR-1000 San José, tikoguau@gmail.com Malio: Mbamoussa Keita, <keitambamoussa@yahoo.fr>, BP 2382, Bamako Litovio: Gražina OPULSKIENĖ, Obuoliuko 42, Mažeikiai LT-89312, grazopul@yahoo.com Norvegio: Douglas DRAPER Esperanto, Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo, oficejo@esperanto.no Uzbekio: Anatolij IONESOV, P.O. Box 76, UZ-140100 Samarkand, imps86@yahoo.com Venezuelo: Asociación Venezolana de E-o, Jezer DORANTE, Apartado postal 47675, Caracas 1041-A, VE, jezerdorante@gmail.com

IPR 2024/139

— página 40 del PDF —

Supre: Vicrektoro Li Muhai kaj Liu Donghongn. Malsupre: Duncan Charters respondas al la demandoj de la gestudentoj (vd. la artikolon „Zaozhuang-Universitato festis sian Esperanto-Muzeon” sur p. 16.)

IPR 2024/2

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 54 – trimonata

2024/2 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Ahmad Reza Mamduhi Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Duncan Charters Renato Corsetti Lafi Charles Diatta Mireille Grosjean Zsófia Kóródy Katalin Kováts Dennis Keefe Stefan MacGill Alessandra Madella Georgi Mihalkov Radojica Petroviĉ Raveloharison Miora

— página 2 del PDF —

ENHAVO Enkonduko (Ahmad Reza MAMDUHI) …………………………………………………………… 3 D. CHARTERS: Kial kaj kiel krei interkulturan gvidilon por la UK en Tanzanio ….. 4 Renato CORSETTI: Lingvoj en Afriko: la progreso de frenezo ………………………… 9 Radojica PETROVIĆ: Strukturo kaj fizionomio de la Esperanto-komunumo ……….. 13 Mireille GROSJEAN: 2024 – Jaro de Edukado………………………………………………… 17 Alessandra MADELLA: „Teo, Amo kaj la Mondo” atingis Italion ……………………. 19 Pri la diferenco inter reta kontakto kaj rekta kontakto (Mireille GROSJEAN) …….. 22 El la landoj kaj sekcioj (BG, DE, ES, MG, SN, RS) ………………………………………. 23 Ĉu afrikanoj parolas afrikajn lingvojn? (Renato CORSETTI) …………………………… 32 Por via notlibro (Katalin KOVÁTS, Stefan MACGILL) …………………………………….. 34 Intervjuo al „Esperanta Ponto” (Alessandra MADELLA) ……………………………….. 36 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ………………………………………………………….. 37

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9, K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. Farid-Afshar, Kh.Vahid Dastgerdi, Tehran-1916613514, Irano. Tel. +98 9122115419 (Telegram, WhatsApp). <mamduhi@gmail.com>. Universitata agado, ekstera komunikado kaj varbado, observanto kaj komitatano A ĉe UEA. Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. +7 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Estrarano pri financoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio. ilei.kasisto@gmail.com (financoj). Tel.+374 55 279906 (Viber, WhatsApp), <karinko_arm@mail.ru>. Ekzamenoj. Vic-prezidanto: Alessandra MADELLA, via Prampolini 8, IT-43122 Parma, Italio, Tel. +39 0521 785582, <a.madella@tiscali.it>. Lerneja, universitata, scienca, landa kaj regiona agadoj (Orienta Azio), ekstera komunikado kaj varbado. Estrarano pri kongresoj: Laura BRAZZABENI, via San Filippo 52, IT-58031 Arcidosso (GR), Italio. <laura.brazzabeni@gmail.com>. Tel. +39 3286461063 (WhatsApp). Lerneja agado. Estrarano: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel. +385 981771741. <mjerkovic@net.hr>. Lerneja kaj landa agadoj. Estrarano: Fernando PITA, R. S. Francisco Xavier, 681, bl E, ap 201, Maracanã cep: 20550-011, Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. <magisterpita@gmail.com>. Tel. +55 21 98863-3854 (Telegram, WhatsApp). IPR, universitata kaj scienca agadoj, observanto ĉe TEJO. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Tel. +381 64 8525321 (Viber, WhatsApp, Telegram). Eduk-projektoj, universitata agado, instrukapabligado.

IPR 2024/22

— página 3 del PDF —

Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1

AdE – Akademio de Esperanto

Sur la titolpaĝo: volontulinoj de Studenta Esperanto-Klubo de Zaozhuang-Universitato agadas dum asocia foiro. Dorskovrile: „Esperanta Ponto” en Tokio (Japanio) (vd. p. 36)

Enkonduko Karaj legantoj,

Okaze de la UK 2024, Tanzanio, Aruŝo, diversaj aspektoj de la lando kaj la kontinento retemiĝas en nia Esperantujo. Ekz-e, ĉi-numere, ĉefartikole, Duncan Charters, prezidanto de UEA, eksplikas por ni „Kial kaj kiel krei interkulturan gvidilon por la UK en Tanzanio”, dum Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA, per du kontribuoj kaj defias la demandon „Ĉu afrikanoj parolas afrikajn lingvojn?” kaj sub titolo „Lingvoj en Afriko: la progreso de frenezo” malkaŝas vivogravajn aferojn – ne nur pri/por Afriko. Kion li diras pri la neefika malkoloniiga procezo en Afriko, rememorigas al mi trukon, kiun mahutoj aplikas por eviti forfuĝon de la elefantoj: ili ligas la elefantojn por iom da tempo al fosto per ŝnurego tiom longa, kiom ili volas difini kiel limon por la bestegoj. Post kiam la elefantoj akceptis la truditan limon, oni forprenas la ligilojn; sed, la alkutimiĝintaj elefantoj neniam eĉ provas transpasi la limon! Verŝajne multaj afrikaj gvidantoj sed bonŝance ne ĉiuj, nek en Tanzanio – aŭ ne kredas sian liberiĝon, aŭ kial ajn por ili individue ne utilas forlasi koloniajn devigojn ekz-e la solan utiligadon de la koloniistaj lingvoj ekde la elementa edukado. Espereble pro tiaj diskutoj, nia pionira afrika samideanaro helpos al plikonsciigo de siaj samlandanoj kaj registaroj diversterene. Historie ni jam atestis tian efikan rolon de nia lingvo kiel katalizanto por plibonigaj ŝanĝoj, ekz-e en Ĉinio. Ahmad Reza MAMDUHI

IPR 2024/23

— página 4 del PDF —

Kial kaj kiel krei interkulturan gvidilon por la UK en Tanzanio de Duncan CHARTERS (Britio/Usono) Unu el la kernaj temoj, pri kiuj devos raporti UEA pro la administra subvencio, kiun ĝi ricevis de Eŭropa Unio por 2024, estas InterKultura Kompetento (IKK). Tiaj subvencioj celas pliefikigi la laboron de neregistaraj asocioj kaj inkluzivas subtenon de novaj iniciatoj tiucele. La celoj de lingvoinstruado en Usono kaj aliaj landoj daŭre evoluas, kaj unu ĉefa rezulto estas signifa ŝanĝo. Multaj lingvoinstruistoj pro longjara sperto kaj ne malofte post rezistado devis konstati la fakton, ke granda proporcio de la lernantoj neniam uzos en sia vivo la lingvon, kiun ili pene alproprigis en la lernejo aŭ universitato, plejofte je nekontentiga nivelo de komunika kapablo. Pro tio multaj lernantoj post jaroj asertas, ke ili forgesis ĉion, kion la instruisto provis enkapigi al ili. Kontraste al tio evidentiĝis, ke ili povas akiri sciojn, sintenojn kaj kapablojn, kiuj restos utilaj por la tuta vivo, tiel plipravigante la lernohorojn dediĉitajn al la lingvolerna tasko. En lingvokursoj, tradicie instruistoj inkluzivigis informojn pri la kulturo de la koncerna lingvo, sed en multaj kazoj temis pri geografio, historio kaj kulturaj monumentoj, literaturo kaj turismaj allogaĵoj. Ankaŭ tro ofte pri amuzaj diferencoj de kutimoj sen gvidado al kompreno kaj akcepto de ilia valideco kaj valoro por tiuj lingvokomunumoj. Kontraŭe, malmulte da tempo dediĉiĝis al konsciigo kaj esplorado pri la propra kulturo de la lernantoj, kaj atento al disvolviĝo de pozitivaj sintenoj pri aliaj kulturoj kaj kontaktoj kun ili. Kaj eĉ malpli al kapabligo kompreni kaj adaptiĝi al diversaj vivmanieroj okaze de kontakto kun reprezentantoj de tiuj kulturoj en la propra vivmedio aŭ alilande. Laŭ studoj faritaj en Usono pri la sinteno de lernantoj al la popoloj, kies lingvojn ili lernis, surprizis la esploristojn konstati, ke multaj lernantoj post jaroj da lernado de alia lingvo havas pli negativan sintenon pri tiuj popoloj ol antaŭ kiam ili eklernis ties lingvon. Diversaj faktoroj kontribuis al tiu neatendita rezulto. Unu estis la manko de sukceso en lernado de la lingvo kaj manko de okazoj ĝin praktiki kun ĝiaj denaskaj parolantoj. Alia estis psikologia rezisto al lernado pri kutimoj malsamaj al la propraj, ĉar por la lernantoj ili ŝajnis nelogikaj, strangaj, ridigaj aŭ eĉ ofendaj. IPR 2024/24

— página 5 del PDF —

Instruistoj konsciaj pri tiuj problemoj komencis kompreni, ke necesas ke la lernantoj ekhavu la okazon kompreni, ke kulturaj kutimoj estas relativaj kaj subjektivaj. Tiuj instruistoj celis por siaj lernantoj memkonsciiĝon pri la propra kultura perspektivo kaj pretiĝon por kompreni aliajn. Eĉ se apenaŭ eblas por iu ajn komplete liberiĝi de antaŭjuĝoj pri personoj malsamaj ol ni, tamen scioj, emociaj sentoj kaj konduto al aliaj estas modifeblaj. Kaj se tio okazos, la rezulto indikos signifan atingon por pli akceptemaj kaj pacaj rilatoj en la propra socio, antaŭpreparo por kontaktoj kun individuoj, kies cirkonstancoj estas tute nesamaj ol tiuj de la lernantoj. En la Eksperimento pri Internacia Kunvivado (Experiment in International Living) en la usona ŝtato Vermonto, kie okazis pluraj sesioj de NASK (Nordamerika Somera Kursaro de Esperanto), mi havis la okazon partopreni en programo, kie lernejanoj loĝontaj ĉe familioj en aliaj landoj, ricevas ne nur lingvoinstruadon sed ankaŭ kulturan trejnadon. Ili lernas ne la tradician humanisman kulturon de la cellando sed la antropologian, tio estas la ĉiutagajn kredojn, supozojn kaj kutimojn, sur kiuj baziĝas tiu kulturo. Per ekzercoj de kultura ŝokiĝado ili komencas konscii, ke se ili juĝas la fremdan kulturon laŭ propraj kulturaj kriterioj, ili povas tute miskompreni kio okazas. Lernejanoj, kiuj en rolludado misinterpretis, kio okazas en alia kulturo, foje ekkoleris, eĉ emocie eksplodis, kiam iliaj interpretoj de la prezentata kultura fenomeno montriĝis esti tute malĝustaj. Post tiuj spertoj ili multe pli bone komprenis, kial ili devas labori por kompreni la kialojn de la konduto observata en la kulturo, por ke ili ne same embarasiĝu en la baldaŭ spertota realviva situacio en la vizitota lando. Ĉu adeptoj de Esperanto bezonas tian prepariĝon? Ni ĉiuj bone interkompreniĝas, ĉu ne? Ni decidis volonte lerni komunan lingvon, kiu nin kunigas egalece kaj senantaŭjuĝe. Do tute mankos en niaj rondoj komunikaj problemoj, ĉu ne? Jes! Aŭ… ne? Kiam eŭropano parolas kun afrikano, ĉu pro sama komunikilo la eŭropano povas antaŭscii la socian formiĝon de la kunparolanto, la perspektivon, kiun tiu alportas al la konversacio, la pensojn kaj sentojn, kiuj nature pro jaroj da ensociiĝo kaj kutimiĝo kuras tra ties kapo? Hm… Ĉu povas naskiĝi konversacia defio, se eŭropano parolas kun afrika komencanto, aŭ inverse? Kaj ĉu niaj kongresanoj neniam havos kontakton kun neesperantistoj tanzaniaj? Kompreneble ne necesas en Kongreso de Esperanto! Ni ne bezonas kontakton kun la lokanoj! Hm, hm…

IPR 2024/25

— página 6 del PDF —

Vi komprenas. Kiel parolantoj de lingvo, kiu ebligas internacian kompreniĝon, ni celas maksimume akcepti kaj adaptiĝi al plej diversaj kulturoj, efike kaj laŭnorme komunikiĝi kun ĉiuj sen tro da kulturaj miskomprenoj, neĝentilaj diroj, konduteraroj aŭ ofendoj. Precize pro tio en la aprila programo Printempas de la franca Kulturdomo Greziljono okazas la unua en serio de aranĝoj, kiujn vizitantoj al Esperantorenkontiĝoj povos profiti ĝis kaj post la UK en Tanzanio. La ĉefa temo de la kurso celanta interalie prepariĝon por la KER-ekzamenoj C1 kaj C2 estas, jes, vi divenis, Interkultura Kompetento! Kaj la ĉefa projekto? Krei en konsultiĝo kun afrikaj informantoj gvidilon por partoprenontoj en la Universala Kongreso okazonta en aŭgusto en Aruŝo, Tanzanio. Kion sciu la kongresanoj por pli komforte, pli ĝentile, pli observeme, pli humile sperti la lokan kulturon? Tion ni esploros kaj priskribos. Tio ne signifos, ke ĉiuj kondutos laŭ la normoj kaj avertoj priskribotaj en la gvidilo. Scioj estas nur la komenco. Devas sekvi sintenoj kaj konsekvencaj agoj. Novaj kondutmanieroj ne aŭtomatiĝas de hodiaŭ vespere ĝis morgaŭ matene. Ni esploris, kiuj povas esti la plej utilaj informoj, kiujn havu la eksterafrikaj kongresanoj, kiam ili interagos kun afrikaj samideanoj kaj situacioj en la loka regiono. Ni komencis per la jenaj dek kategorioj, kaj el tiuj la kursanoj decidis en kvar grupoj kiujn demandojn ili faros al afrikaj reprezentantoj de Tanzanio kaj aliaj landoj. Ni petis, ke la afrikaj konsultatoj aldonu aliajn, kiuj ŝajnas al ili esencaj por bona orientiĝo al la loka kulturo kaj al interkonatiĝoj kun afrikanoj. 1. Kiel oni reagu al apero de nekonato? Kiuj reguloj regas pri prezentiĝoj? Ĉu oni normale povas, rajtas proksimiĝi al nekonato por sin prezenti kaj konatiĝi? Kion oni povas diri, kion oni povas demandi? Ĉu estas genra diferenco en konduto inter viroj kaj virinoj? Kiujn situaciojn evitu virinoj kaj viroj? 2. Kiam oni parolas kun nekonato, je kioma distanco oni staru? Ĉu tio varias laŭ aĝo, genro, lokaj kutimoj? Ĉu amikoj emas stari pli proksime? 3. Kion oni faras per la korpo, ĉu oni multe moviĝas? Kio pri okulkontakto? Ĉu oni ofte aŭ malofte kontaktiĝas? Se okazas okulkontakto, ĉu oni rigardu al la alparolato dum tiu parolas, aŭ ne, dum vi parolas, aŭ ne? Kien rigardi? IPR 2024/26

— página 7 del PDF —

4. Ĉu vizaĝesprimoj estas internaciaj? En kiuj cirkonstancoj oni ridu, ridetu? Ĉu oni multe uzas mienojn aŭ gestojn por komunikado, aŭ ĉu oni dependas nur de parolataj vortoj? Krome, kio estus konsilinda por la interagoj de diversnaciaj esperantistoj? 5. Se ne-afrikano konversacias kun afrikano, kio povas esti la efiko, se la ne-afrikano post tute mallonga konversacio pardonpetas klarigante ke gravas ĉeesto en kunsido, aŭ antaŭe farita aranĝo por renkontiĝo kun amiko, kaj tuj adiaŭas? 6. Se oni en konversacio parolas pri estonta renkontiĝo, ĉu en la kulturo tio kutime okazas, aŭ ĉu ĝin facile anstataŭas aliaj poste aperantaj situacioj kaj forgesiĝas la antaŭa? Kiel indiki, ke vere gravas la specifa ĉeesto de individuo por kunsido je difinita horo? Ĉu tuja bezono de amiko aŭ familiano pli gravas ol fiksita kunsido? 7. Se ŝajnas, ke ekzistas kutimo malfrui aŭ prokrasti, ĉu tio aplikiĝas en ĉiuj situacioj aŭ nur en kelkaj? Se Kongresa programo estas organizita laŭ striktaj horoj por prezentadoj, kio necesas por prepari la kongresanojn? 8. Kiuj estas plej kutimaj konversaciaj temoj, kiuj povas esti tabuaj aŭ nedezirataj, kaj ĉu eblas diskuti pri politiko, religio, konfliktaj temoj kiel GLAT-rajtoj? 9. Kiun tonon oni celu en konversacio? Ĉu oni atendas aserteman por montri, ke vi havas sincerajn kredojn kaj opiniojn, aŭ ĉu gravas esti trankvila kaj tre tolerema pri ĉio, kion oni aŭdas, kaj tre respektema al la kredoj kaj opinioj de aliaj? Kiam oni silentu aŭ donu preferon al alia? 10. Kio estas la bazaj kutimoj pri manĝoj (daŭro, komunaj pladoj, uzo de manĝiloj, manoj)? Pri vestaĵoj (kiel oni sin vestu por la inaŭguro de la UK, bankedo, aliaj specialaj aranĝoj, normalaj kongresaj kunvenoj, surstrate kaj en feriejo aŭ naĝejo, kio decas por viroj kaj virinoj kaj kio ne?) Kian veteron oni antaŭvidu? IPR 2024/27

— página 8 del PDF —

La celo de la gvidilo estas maksimume utila informado por ĉiuj kongresanoj, kaj akcepteblo de la enhavo kaj por afrikanoj kaj eksterafrikanoj (do neniu ofendo aŭ antaŭjuĝo, eĉ se necesas avertoj). Por tion atingi, la kursanoj preparu siajn demandojn, interagu pri ili kun la afrikaj informantoj, kunigu la informojn kaj aldonu novajn; post redaktado de la kursestro, ankaŭ la afrikanoj redaktu la tekston, por ke ĝi estu fidinda kaj neofenda, kaj ĉiuj interagu ĝis la tuta grupo estos kontenta. Ĉu esenca aldonaĵo ekde nun al la kongresa retejo kaj la kongresa libro? Ni esperu post takso de ĝia utilo! Sekvas kalendaro de IKK-aranĝoj dum la jaro. Kalendaro, Interkultura Kompetento 2024 1. Aprilo 12-21. Greziljono, Printempas (gresillon.org/printempo) [vd la foton sube]. IKK ĉeftemo de la supera kurso + prelegaro (gvidis Duncan Charters). Produkto: lernantoj pli kompetentaj pri IKK, reta gvidilo pri IKK, specife kultura informiĝo kaj adaptiĝo en Tanzanio.

IPR 2024/28

— página 9 del PDF —

2. Majo 8-13. Eŭropa Esperanto-Kongreso. Prelego de Duncan Charters en SUS pri la nuntempa stato de IKK en Usono. 3. Julio 5-15. Greziljono, Maratona Esperanto-kurso, instruos Radojica Petrović kaj Ilona Koutny (inkluzivos „lingvo kaj kulturo”). Specifa atento al IKK. 4. Aŭgusto 3-10, UK en Aruŝo, Prelegoj/prezentadoj, seminario ligitaj kun la UK. Apartaj programeroj ebligu interkulturan diskutadon kaj edukadon pri afrikaj kulturkutimoj. 5. Aŭgusto 17-24. Trejnado de instruistoj en Beogrado (stipendioj). Serbia Esperanto-Ligo (SEL), ILEI-Sekcio ILEI-RS, LIBE. Kerna temo, trejnado IKK. Duncan Charters, Radojica Petrović. 6. Aŭgusto 24-31. Itala Kongreso, ĉeftemo Lingva kaj Interkultura Kompetento. 4-taga matena seminario. Gvidos Ilona Koutny, Duncan Charters. Aldonaj prezentadoj: Alessandra Madella. 7. Septembro 5-8 Hispana Kongreso en la Valencia regiono. Prezentadoj

Lingvoj en Afriko: la progreso de frenezo (Kontribuo al la kongresa temo de la ĉi-jara UK) de Renato CORSETTI (Italio) Antaŭ pli ol 70 jaroj, kiam la procedo pri malkoloniigado estis nur en la komenco, en 1951, Unesko komencis okupiĝi pri instruado en la mondo kaj aranĝis kunvenon de fakuloj pri la uzo de lingvoj en lernejoj1 kaj eldonis poste libron2, en kiu oni povas legi tion, kion ĉiu scias, sen bezono de apartaj esploroj: la gepatra lingvo estas la plej bona lingvo por ek-instrui infanojn, ĉar ili komprenas ĝin kaj povas kompreni ĉion en ĝi. Nelson Mandela tre brile resumis la aferon per ĉi tiuj vortoj: „If you talk to a man in a language he understands, that goes to his head. If you talk to him 1

Unesco. Meeting of experts on the use of vernacular languages in education, Paris, 1951 2 Unesco. The use of vernacular languages in education, numero 8-a en la serio Monographs on Fundamental Education, Paris, 1953

IPR 2024/29

— página 10 del PDF —

in his own language, that goes to his heart.”3, tio estas „Se vi parolas al iu en lingvo, kiun li komprenas, tio iras al lia kapo. Se vi parolas al li en lia propra lingvo, tio iras al lia koro”. La libro de Unesko prezentis ĉiujn problemojn ligitajn al starigado de lernejaj sistemoj en la lingvoj efektive parolataj de infanoj [manko de lernolibroj, manko de instruistoj ktp.] sed ĝenerale rekomendis fari kiom eble plej multe por ekiri laŭ tiu vojo. Ĝi eĉ difinis axiomatic en la anglalingva eldono la fakton, ke infanoj lernas plej bone en sia gepatra lingvo. Nun, laŭ la Plena Ilustrita Vortaro, aksiomo estas: „Aserto, rigardata kiel evidenta per si mem aŭ ĝenerale akceptata”. Cetere la libro temis pri la tuta mondo, ne nur pri Afriko. Sed en Afriko tiu aksiomo estis akceptata nur de kelkaj plej progresemaj politikistoj. Mi jam citis Nelson Mandela kaj nun povas aldoni Nyerere [Njerere] el Tanzanio. Tiucele mi prenas kelkajn frazojn el verko neaperinta de Nino Vessella [vesela]4: „Grava evento estas la parolado kiun faris Prezidanto Njerere okaze de la unua jardatreveno de la sendependiĝo. En tiu parolado li informas pri la starigo de Ministerio pri Junularo kaj Kulturo, kaj li invitas ĉiujn civitanojn engaĝi sin en la evoluigo de la nacia kulturo. En la afrikaj ŝtatoj kiuj fariĝis sendependaj, la eŭropaj lingvoj ŝajnis neŭtralaj, male en Tanzanujo la sŭahila lingvo estis akceptebla por la plejparto de la popolo ĉar ĝi estis parolata de 90% de la loĝantaro. Danke al ĉi tia situacio en la Konstitucio de la jaro 1962-a estas klare skribite ke la oficialaj lingvoj de Tanzanujo estas la sŭahila kaj la angla. Komenciĝas la „konstruo” de nacia kulturo sur la bazo de ĉiuj lokaj kulturoj esprimataj de la proksimume cent lingvoj parolataj en la lando.” Tamen en Afriko politikistoj ĝenerale preferis aŭskulti alispecajn konsilojn, tiujn de la eksaj koloniantoj, kiuj respondecis pri la misdivido de Afriko dum la akapar-konkurso pri Afriko en la 19-a jarcento kaj nun pro tiu misdivido komprenigis al afrikanoj, ke ili ne povas fari ion alian ol simple pluuzi la „neŭtralajn eŭropajn lingvojn”. Tio solvas ankaŭ la problemon de lernolibroj: sufiĉas ilin aĉeti en Eŭropo. Kaj ankaŭ la problemo pri instruistoj estos pli facile solvata, ĉar la eŭropaj ministerioj pri edukado volonte sendas 3

Citita en https://scholar.harvard.edu/pierredegalbert/node/632263 Nino Vessella (2023), Esperanto kompare kun la sŭahila lingvo – kontrastlingvistikaj kaj socilingvistikaj aspektoj. Verko neaperinta, ricevita de la aŭtoro. 4

IPR 2024/210

— página 11 del PDF —

trejnistojn. Kompreneble la universitatoj pluuzu eŭropajn lingvojn. Oni ne improvizas magie la superan kulturon en afrikaj lingvoj. Neniu komprenis, ke temas pri apliko de politiko decidita antaŭ la komenco de malkoloniiĝo. En 1943 Winston Churchill [Ŭinston Ĉeĉil] faris faman paroladon en la universitato de Harvard [Haved] okaze de la ricevo de honora titolo.5 Tiu parolado estas ofte citata pro la peceto kiu sekvas (nia traduko kaj nia aldonita emfazo): „Ni antaŭeniru kiel pri aliaj demandoj kaj pri aliaj decidoj similaj laŭ celo kaj efiko – ni antaŭeniru sen malbonvolo al iu ajn kaj kun bona volo al ĉiuj. Tiaj planoj proponas multe pli bonajn kompensojn ol forpreni provincojn aŭ landojn de aliaj popoloj aŭ ekspluatante subtreti ilin. La imperioj de la estonta tempo estos la imperioj de la menso….Antaŭ kelkaj monatoj mi konvinkis la Britan Ministraron starigi ministran komitaton por pristudi la Basic English kaj raporti pri ĝi. Jen konkreta plano.” Tiu plano sonoras, laŭ mi, kiel la mortosonorilo por la lokaj afrikaj lingvoj kaj samtempe pri la egalecaj celoj de la Esperanto-movado. Fakte post la dua mondmilito dum okazis laŭgrade la malkoloniiĝo en Afriko kaj en la mondo, ekestis Unuiĝintaj Nacioj kaj la tuta kunstelaro de agentejoj de UN, kiuj praktike dum jardekoj estis nur ludilo en la manoj de la okcidentaj potencoj, kiel oni nun klare agnoskas, ekzemple: „En la jaroj 1980-aj kaj 1990-aj la Internacia Mona Fonduso, IMF, kaj la Monda Banko donis pruntojn al malriĉaj landoj, kiuj postulis ŝanĝojn en ilia ekonomia politiko, kiuj emis puŝi ilin al libera merkata ekonomio… Malbonŝance la plejmulto el la prunto-ricevintoj montris nulan aŭ malpozitivan kreskon kaj estis nekapablaj repagi la pruntojn; malgraŭ tio la IMF kaj la Monda Banko pludonis al ili novajn pruntojn, puŝante ilin plue kaj plue en ŝuldojn”.6 Ĉi tiu parto de teksto estas nur unu el la miloj troveblaj kaj ni elektis kaj tradukis ĝin pro ĝia klareco. 5 Tradukita el: http://www.winstonchurchill.org/resources/speeches/1941-1945war-leader/420-the-price-of-greatness-is-responsibility 6 https://humanjourney.us/economy/multilateral-and-bilateral-aid/ In the 1980s and 1990s, the IMF and World Bank gave structural adjustment loans to poor countries which mandated changes in their economic policies that would encourage them to move to a free market economy. ….Unfortunately most of the recipient countries showed zero or negative growth and were unable to pay back their loans; nevertheless, the IMF and WB continue to give them new loans, forcing them further and further into debt.

IPR 2024/211

— página 12 del PDF —

Kiam temas pri la Monda Banko oni devas aparte noti ke en la sama periodo ĝi daŭre dum negocado de pruntoj por konstrui lernejojn, intervenis por konsili, ke unu el la kondiĉoj estas la instruado per la angla, la lingvo de efikeco kaj produktado, kaj nur post jardekoj da kritikoj en 2021, ĝi abrupte tute ŝanĝis sian politikon, per aperigado de raporto, kies titolo estis: „LOUD AND CLEAR: Effective Language of Instruction Policies For Learning – A World Bank Policy Approach Paper” (LAŬTE KAJ KLARE: Efikaj politikoj pri instru-lingvoj por lerni – Raporto pri politiko-aliro de la Monda Banko). Ni tradukas mallongan pecon el komuniko de la Monda Banko de la 14-a de julio 2021: „Infanoj lernas plie kaj pli verŝajne restas en la lernejo, se oni instruas ilin en lingvo, kiun ili parolas kaj komprenas. Tamen oni taksas, ke 37 elcentoj de la lernantoj en landoj kun malalta aŭ meza enspez-nivelo estas devigataj lerni en malsamaj lingvoj kaj tiel oni metas ilin en signifan malavantaĝon dum ilia lerneja vivo kaj oni limigas ilian lerno-potencialon. Laŭ la nova raporto de la Monda Banko „Laŭte kaj Klare…”, efikaj politikoj pri la instrulingvo estas centraj por malpliigi la Lerno-malriĉecon kaj por plibonigi aliajn lerno-rezultojn, justecon kaj inkluzivecon. Instruado okazas per lingvo – parola aŭ skriba – kaj la lernado de legado kaj skribado fare de infanoj estas esenca por lerni la aliajn lernejajn temojn. La raporto Laŭte kej Klare diras tion simple: tro multaj infanoj estas instruataj en lingvo, kiun ili ne komprenas, kio estas unu el la plej gravaj kialoj pro kiu multaj landoj havas tre malaltajn lerno-nivelojn.”7 Do, nun ankaŭ la Monda Banko samopinias, kun Unesko, kiu jam diris tion en la 1950-aj jaroj kaj kun ĉiuj lingvistoj, kiuj okupiĝas pri afrikaj lingvoj kaj jam dum jardekoj diris la samon8. Sed afrikaj politikistoj ankoraŭ 7

Nia traduko el https://www.worldbank.org/en/topic/education/publication/loudand-clear-effective-language-of-instruction-policies-for-learning «According to a new World Bank report Loud and Clear: Effective Language of Instruction Policies for Learning, effective language of instruction (LoI) policies are central to reducing Learning Poverty and improving other learning outcomes, equity, and inclusion. Instruction unfolds through language – written and spoken – and children learning to read and write is foundational to learning all other academic subjects. The Loud and Clear report puts it simply: too many children are taught in a language they don’t understand, which is one of the most important reasons why many countries have very low learning levels.» 8 Pro la enorma literaturo pri ĉi tiu temo, ni citas nur unu tekston: Language ideologies and social positioning: the restoration of a “much needed bridge”,

IPR 2024/212

— página 13 del PDF —

preferas aŭskulti tiujn, kies intereso ne estas la feliĉo de afrikaj infanoj aŭ la evoluo de afrikaj socioj, sed la pluigado de la nuna situacio de neegaleco kaj la plutenado de la privilegioj de la afrikaj elitoj. Mi pensas, ke venis la tempo ĉesigi la frenezajn decidojn pri lingvoj en Afriko kontraŭ la afrikanoj kaj favore al eksterafrikanoj. Ĉiuj esperantistoj kaj ĉefe la afrikaj esperantistoj devus diri: Venis la momento respekti la rajtojn de la afrikaj infanoj lerni per sia gepatra lingvo. Afrikaj lingvoj estas same valoraj kiel ĉiuj aliaj. Ĉiu parolu sian lingvon ĉe si kaj por interafrika egaleca dialogo oni uzu la mondan lingvon Esperanto, la lingvon de espero.

Strukturo kaj fizionomio de la Esperanto-komunumo de Radojica PETROVIĈ (Serbio) Serbia Esperanto-Ligo (SEL) entreprenis plurpaŝan enketadon kun la celo difini strategion de plipopularigo de Esperanto. La unua paŝo celas tiujn, kiuj jam havas spertojn el lernado de Esperanto. La dua paŝo celos sintenojn kaj motivojn de neesperantistoj. SEL havas por tio fakan helpon de prof-ino Nada Strugar el la Filozofia Fakultato de la Universitato de Beograd. Por la unua paŝo ŝi kunmetis, interkonsulte kun SEL, enketilon kun kvardeko da demandoj al esperantistoj pri, interalie: aĝo, sekso, eduknivelo, loĝloko, gepatra(j) kaj aliaj lingvoj uzataj, la tempo kaj cirkonstancoj de la unua kontakto kun Esperanto, la motivoj kaj influfaktoroj de la decido eklerni la lingvon, ĝiaj uzoj kaj utileco, rilato al Esperanto-organizoj kaj opinio pri iliaj aktivaĵoj, sinteno pri disvastigado de Esperanto kaj ideoj pri plisukcesigo de ĝia instruado kaj ĝia plividebligo en la socio ĝenerale. La enketilo estas tradukita en Esperanton kaj elektronike diskonigita tra Esperantujo mondvaste. Al la serblingva demandaro respondis 65 enketatoj el Serbio kaj 4 el aliaj landoj. En Esperanto venis 271 responditaj enketiloj el ĉiuj kontinentoj, tamen nur unu el Aŭstralio kaj relative malmultaj el Azio kaj Afriko. La respondoj estas studataj kaj tio daŭros iom, tamen eblas jam prezenti kelkajn unuajn indikojn aŭtomate riceveblajn per statistikaj programoj. En la ĉi-sekva tabelo estas montrita la strukturo de la responditaro laŭ kelkaj indikiloj, paralele por la respondintoj en Eo kaj en la serba. International Journal of the Sociology of Language, 10.1515/ijsl-2020-0094, 2021, 272, (1-12), (2021).

IPR 2024/213

— página 14 del PDF —

Strukturo de la Esperanta parolkomunumo Eo

Laŭ la aĝo <20 jaroj

20–30

La serba

3%

<60 j.

6%

3%

49 %

9%

55%

30–40

8%

10%

40–50

17%

16%

50–60

15%

17%

60–70

27% >60 j.

>70

24%

21% 51 %

45% 24%

Laŭ la sekso Vira

69%

43%

Ina

30%

57%

Alia

1%

Laŭ la eduknivelo Malpli ol universitato

30%

32%

Universitato

43%

41%

Magistro, doktoro

27%

27%

IPR 2024/214

— página 15 del PDF —

La aĝo, kiam la enketito eklernis Esperanton Denaske

3%

<15 j.

11%

34%

15–20

31%

27%

20–30

31%

16%

30–40

11%

8%

>40 j.

13%

15%

La demando pri motivoj por lerni Esperanton ricevis tre diversajn, diverse longajn kaj diverse detalajn respondojn. Necesas sistemigi, klasifiki kaj nur poste statistiki ilin. Similo validas por la demandoj pri utiloj de Esperanto, propra kontribuo al ĝia disvastigado, opinioj pri tio kiel plisukcesigi la instruadon kaj utiligadon de Esperanto. Tamen la statistiko de laŭskalaj respondoj al demandoj pri kelkaj konkretaj influfaktoroj de la decido lerni Esperanton prezenteblas grafike. Jen, porilustre, grafikaĵoj pri nur du demandoj el la enketo en Esperanto, kiuj, kune kun la ceteraj, sugestas indikojn por varbstrategio por novaj kursanoj. Demando: Bonvolu pritaksi sur la skalo ekde 1 (Neniom) ĝis 5 (Tre) kiom malalta kosto aŭ nepagendo de Esperanto-kurso influis vian elekton lerni la lingvon? Statistiko de la respondoj

IPR 2024/215

— página 16 del PDF —

Demando: Dum la lernado de Esperanto, kiom alireblaj por vi estis instrumaterialoj kaj didaktikaj rimedoj (lernolibroj, aŭdmaterialoj)? Statistiko de la respondoj

Multe pli da fidindaj kaj uzeblaj konkludoj rezultigos la plena analizo de ĉiuj respondoj al ĉiuj demandoj kaj korelacioj inter ili. Unu el la konkludoj devus respondi pri: kiuj celgrupoj el la neesperantista publiko estas plej ŝancodonaj, al kiuj koncentriĝu nia varbagado por akiri novajn esperantistojn. Kaj ankaŭ: kion prezenti al ili, per kiuj motivoj kaj argumentoj varbi? Leviĝas ankaŭ aliaj demandoj, kiuj ne trovos respondojn en la kolektita enketmaterialo, sed kiujn sugestas la strukturo de la enketitaro. Kial tiom malmulte da virinoj, junaj esperantistoj, afrikanoj kaj azianoj respondis? Kiuj estas la plej bonaj vojoj por atingi tiujn celgrupojn? En kaj ekster Esperantujo. La sekva paŝo de la enketado estos serblingva (kaj alilingva se iu alia krom SEL volos) enketo kun neesperantista publiko. La celo estos prisondi opiniojn, sintenojn, antaŭ-sciojn kaj -juĝojn, motivojn de potencialaj celatoj de informa kaj varba agado. Sur tio, plu, baziĝu plibonigo de la inform- kaj varb-strategio.

IPR 2024/216

— página 17 del PDF —

2024 – Jaro de Edukado de Mireille GROSJEAN (Svislando) Tian temon por nia nuna jaro decidis Afrika Unio, landaro, kiu kunigas ĉiujn afrikajn ŝtatojn (55), krom ses ŝtatoj, kie okazis en 2023 puĉoj. Vidu Afrika Unio – Vikipedio (wikipedia.org) Edukado, bona edukado por ĉiuj, signifas konstruadon de lernejoj, ne tro grandajn klasojn, adekvatan salajron por la instruistoj. Konstruante lernejon, oni ne forgesu konstrui necesejojn, ĉar se tia necesa loko mankas, knabinoj ne venas al lernejo. Gravas havi taŭgajn lernilojn, lernolibrojn, kiuj kongruas kun la loka kulturo kaj la lokaj bezonoj. Post la sendependiĝoj en la sesdekaj jaroj oni trovis dum jaroj lernolibrojn el la kolonia lando; la verkado de propraj lernolibroj bezonis tempon kaj financadon.

La kutimo en Afriko kaj en multaj aliaj landoj estas postuli, ke gelernantoj venu al lernejo en uniformo. Tiu farmaniero malaperigas la sociajn diferencojn. Sed multaj infanoj ne povas ricevi enlernejan edukon pro manko de mono por pagi la uniformon. Okazas, ke iu infano iras al lernejo matene IPR 2024/217

— página 18 del PDF —

kun ŝuoj, kaj posttagmeze la frato uzas la samajn ŝuojn por iri al lernejo; do ĉiu infano frekventas la lernejon je 50%. Tre gravas por la gepatroj havigi al siaj idoj bonan edukadon. Pro tio ili havas altajn atendojn al la instruisto. Foje la rilatoj inter gepatroj kaj instruisto estas streĉaj, malfacilaj, pro la esperoj kaj ambicioj de la gepatroj. La instruistoj havas grandajn klasojn; mi aŭdis pri klasoj kun 200 gelernantoj en Ĉado. La disciplino estas tre severa. En Burundo, kiam mi instruis tie en 2011, mi aŭdis kriojn en apuda klasoĉambro. Mi paliĝis… Mi demandis al miaj gestudentoj: Kio okazas? Respondo venis: la instruisto frapas la lernantojn. Ŝokita mi silentis. Demando venis: Kiel vi povas devigi viajn lernantojn obei, se vi ne frapas ilin? Mi devis pripensi… Mi povis doni al ili punon, kiel verkadon de pliaj hejmtaskoj. Mi povis venigi ilin dum libera duontago en la lernejon, sed tio povus esti konsiderata privilegio… En familio oni povas puni infanon ne donante al li/ŝi deserton. Sed kiam eĉ manĝo mankas, tia strategio ne eblas.

En Benino mi ĉeestis lecionon en elementa lernejo. La instruisto faris demandon, montris infanon, kiu devis ekstari kaj respondi. Se la respondo estis erara, la infano devis resti staranta dum kelkaj minutoj. Honto! La gelernantoj kopias tion, kion la instruisto skribas ĉe la tabulo. Ofte ili ripetas koruse, ofte ili kantas. Eble ni en Eŭropo ne sufiĉe kantas… IPR 2024/218

— página 19 del PDF —

Mi ne povis enprofundiĝi en la enhavon de la afrika instruado. Mi scias kaj tre bedaŭras, ke la enhavo de la instruado estas en la manoj de politikistoj. Ne devus esti tiel. Mi memoras pri Eugène de Zilah (1939-2020) esperantista poligloto, kiu proponis kvaran povon nomota „kultura povo” (apud la tri povoj en demokratio, t.e. justica, plenuma kaj leĝdona povoj) el saĝuloj, kiuj desegnu la konturojn de la scioj transdonotaj al la infanoj kaj junuloj en la lernejoj. Tia ideo plaĉas al mi. Alia temo estas, ĉu instrui en la loka afrika lingvo aŭ en la kolonia lingvo, la oficiala. Vasta temo por posta teksto.

„Teo, Amo kaj la Mondo” atingis Italion de Alessandra MADELLA (Italio) Nia publiko certe rememoras la revolucion, kiun „Teo kaj Amo” portis al Esperantujo. Tiu tutmonda konkurso de mallongaj videoj pri teo, kun la forta subteno de Pekina Esperanto-Asocio kaj Ĉina Radio Internacia (nun Ĉina Komunikila Grupo), estis la stimulo por multe da kreemaj samideanoj memlerni filmofaradon. Tiu evoluo multe gravas en mondo, en kiu ankaŭ lingvolernado estas pli kaj pli vida kaj la atento de junuloj pri aliaj kulturoj pli daŭre kapteblas per interesaj bildoj. Tianjin-a Esperanto-Asocio (TEA) disvolvis la interkulturan aliron de tiu unua sperto, varbante internaciajn kontribuojn por foto-ekspozicio kun la nomo „Teo, Amo kaj la Mondo.” Jam dum la jaroj de la pandemio ĝi turneis en diversaj landoj, inkluzive Uzbekion kaj Orient-Eŭropajn landojn. Ĝi tiel gajnis la universitatan subtenon de la Scienca kaj Teknika Universitato de Tianjin kaj de la Agrikultura kaj Foresta Universitato de Zhejiang, en la persono de la direktorino de ĝia Tea Bazo, profesorino Wang Xufeng. La asocio de Tianjin afable donacas al la organizantoj materialojn pri Ĉinio kaj teo, lasante ilin tamen disvolvi kiel eble plej multe siajn lokajn prioritatojn. Tiamaniere, la evento-serio koloriĝas ĉie per malsamaj koloroj, bone montrante la bunton kaj belon de ĉiuj kulturoj, inkluzive de la minoritataj. La 10-an de februaro 2024 por la unua fojo „Teo, Amo kaj la Mondo” atingis Italion. La Esperanto-Asocio „Giorgio Canuto” de Parmo organizis tutan matenon da prelegoj, spektadoj kaj lecionoj, plenigante la elegantan konferenc-salonon de la Saveriana Fondaĵo, kiu ankaŭ gastigas belan Muzeon pri Ĉina Arto kaj Etnografio. Ĉeeste malfermis la prezentadon la Pastro Gustavo Zanoli, la prezidanto de la asocio kaj membro de ILEI. Sendis IPR 2024/219

— página 20 del PDF —

bonvenajn salutmesaĝojn Lin Liŝa, prezidantino de TEA, profesorino Wang Xufeng kaj Laura Brazzabeni, estraranino de ILEI kaj prezidantino de Itala Esperanto-Federacio (FEI), kiu parte subtenis finance la eventon.

Patrizia Rivaldi verŝas teon Krom la videoj de Tianjin pri la pretigado kaj gustumado de teo en diversaj kulturoj, grandan intereson vekis la dokumentaj filmoj pri la nacio Hani fare de la junaj reĝisorinoj Tang Jingchuan kaj Zheng Nanxi. Danke al ili la spektantoj povis merĝiĝi en la vilaĝan vivon de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio kaj ĝui la ritmon de la loka lingvo, helpe de Esperantaj subtitoloj. Tre atendata estis la unua provo de „Vojaĝo al la Oriento”, la video-kurso de MA-GA-Filmoj pri la mondo de ĉina teo fare de Maximiliano Garcia kaj Wei Ningna. Tio estas interalie, ĉar Max estas membro de nia loka grupo. Li fakte enamiĝis je Esperanto dum nia evento „Teo kaj Amo” en la Ĉina Muzeo en 2020 kaj daŭre partoprenis en niaj retaj renkontiĝoj dum la pandemio, samtempe komencante sian viglan agadon por ILEI. „Vojaĝo al la Oriento” havas novigan koncepton, ĉar ĝi celas doni praktikan celon al junuloj interesataj pri Esperanto-lernado, prezentante specifan laboran kampon. Ĝi samtempe propagandas Esperanton en la tea mondo, ludigante ne-esperantistojn en la internacia lingvo, post rapida IPR 2024/220

— página 21 del PDF —

klarigo de la bazaj reguloj kaj prononco. La filmado jam ekis en diversaj partoj de Yunnan kaj Guandong kaj la mojosa afiŝo de la serio montras ĥameleonon, kiu atente rigardas al Max antaŭ montara pejzaĝo. Ne povis manki kompreneble alia ideo de Max, la Homa Ĉeno de ILEI, kiu jam atingis la naŭan epizodon, sed kies filmado ekis de la Parma grupo. Franco Bressanin kaj Tarcisio Bonotto de la Esplor-Instituto PROUT portis nin al la mondo de barata teo kaj meditado, prezentante la ekonomian penson de tieaj pensistoj por pli justa socio. Barato estis ankaŭ unu el la teoproduktantaj landoj, kies flagoj estis interese prezentataj de Cristina Bollini. La loka poetino Caterina Parca (plumnomo de Giorgia Albertelli) ĉarmis la spektantojn per la legado de siaj poemoj, tradukitaj en Esperanton por La Turka Stelo. Sed certe la kernaj momentoj de nia mateno estis reĝisorataj de Patrizia Rivaldi, kiu organizis en apuda saloneto elegantan kaj delican gustumadon de teoj kaj dolĉaĵoj el ses landoj (Barato, Ĉinio, Italio, Japanio, Kenjo kaj Senegalo), prezentante detalajn klarigojn pri ingrediencoj kaj preparad-manieroj. Ŝi ankaŭ venigis Moussa Lo, talentan senegalan instruiston de afrikaj dancoj, kiuj kaptis per siaj ritmoj junulojn kaj malpli junajn kuraĝulojn. Tiel sukcese finiĝis nia evento, kiu ricevis laŭdojn pro sia interesa mult-kultura enhavo kaj la inteligenta prezentado de teoj fare de Patrizia. Granda ĝojo por ni estis la partopreno de samideanoj el la najbara regiono Lombardio, inter kiuj troviĝis la eksa prezidanto de IEF Luigi Fraccaroli kaj la pakistana instruisto Mian Salam Shany. La direktorino de la Ĉina Muzeo, Chiara Allegri, pozitive rimarkis la similecon de celoj inter la etnografia aliro de la Muzeo kaj la interkultura aliro de Esperanto, por reciproke pliigi la sciojn inter diversaj gentoj kaj tiel malpliigi malamojn kaj timojn. Ŝi malfermis la vojon al pliaj kunlaboroj, inkluzive eblan ekspozicion pri la historio de Esperanto en Ĉinio kun la Esperanto-Muzeo de ZaozhuanUniversitato. Simile la Instituto PROUT nun estas esploranta kiel inkludigi lecionojn de la internacia lingvo kadre de peto por Eŭropa projekto. Finfine la intereso pri la revuoj de ILEI (IPR kaj Juna Amiko), kiuj libere obteneblis dum la evento, kaj la plaĉe engaĝa sinteno de la mateno instigis kelkajn junulojn demandi pri ĉeestaj kursoj por komencantaj. Tiel espereble ankaŭ la semoj de nia evento iel kontribuos al ilia malfermo kaj al la daŭra rolo de Parmo kiel „varma” urbo por Esperanto.

IPR 2024/221

— página 22 del PDF —

Pri la diferenco inter reta kontakto kaj rekta kontakto Ekde la pandemio ni abunde uzas komputilon kaj la reton por niaj kursoj, renkontiĝoj, debatoj, estrarkunsidoj. Ĉiuj progresis en la uzo de tiu vehiklo, eĉ la plej maljunaj esperantistoj. Ni kutimas vidi la vizaĝon de la aliaj; iu povas rideti aŭ paroli aŭ fari ian signifoplenan movon per la vizaĝo aŭ la manoj, aŭ montri iun objekton. Oni ne scias, ĉu iu ĉe la ekrano estas alta aŭ malgranda. Iu povus esti en rulseĝo. Oni ankaŭ povas malŝalti la kameraon kaj nur aŭskulti. Do laboras nia vido kaj nia aŭdkapablo. La tri aliaj sensoj dormas. Ni ne povas tuŝi la aliajn personojn, meti manon sur brakon aŭ ŝultron por saluti, atentigi aŭ korekti. Oni nenion flaras nek ricevas sur la lango ion por gustumi. Do la kontakto estas ne fizika kaj nur parta. Sed alia aspekto kreas grandan diferencon inter rekta kunestado konkreta, kaj kontakto virtuala. Tion mi malkovris aŭskultante la rakonton de samideano. Jen: „Se la maljunuloj kiel ni sekvis perpoŝtajn kursojn kaj gruplernadon ĉe Esperanto-kluboj, ekzistas nun lernantoj, kiuj ekskluzive lernas la lingvon tra la reto danke al lernu.net, YouTube (Jutubo) eble, kaj aliaj fontoj. Ĉirkaŭ tablo de gastoj mi foje vespermanĝis apud nekonato, kiu tre bone povis paroli kaj respondi demandojn, kvankam li estis, laŭdire, komencanto. Sed mi ja surpriziĝis pro detalo. Post kiam li dankis min pro transdonita panopeco, mi respondis: „Nedankinde”. Li ne tuj komprenis… mi devis rediri malrapide, kaj li analizetis por si mem tiun konatan vorton: – ne – indas – danki? Ah, jes, jes! – Hm?! Vi jam tiom bone parolas! Ĉu vi neniam aŭdis tiun respondon ĝis nun?! – Nu… dankon pro la komplimento. Sed jes ja, estas nun la unua fojo entute, kiam mi fizike renkontiĝas kun Eo-parolantoj kaj povas uzi miajn lernitaĵojn! Ho ve! Tiu novaĵo frapis mian menson. La antaŭ-reta epoko de mia propra lernado subite aperis al mi malnova kiel Zamenhof mem!” Tiu samideano komparas sian senretan lernadon kun la nun ebla perreta lernado. Sed alia aspekto aperas: oni povas konstati, ke la retaj kontaktoj ebligas debatojn, rakontojn kaj diskutojn, diversajn transdonojn de informoj, eĉ gramatikajn klarigojn, sed la paroloj, esprimoj, surprizaj krioj kaj ligaj vortoj eksterfrazaj, kiuj kutimas aperi en iu ĉiutaga dialogo, ne aŭdiĝas en la virtualaj kontaktoj. Ilin oni akiras nur en veraj rektaj fizikaj kontaktoj. Do ni ade renkontiĝu, invitu kaj gastigu samideanojn, partoprenu kongresojn! Vivu nia lingvo! Mireille GROSJEAN, Svislando IPR 2024/222

— página 23 del PDF —

El la landoj kaj sekcioj… Bulgario Internacia Literatura E-a Konkurso „Hristo Gorov-Hrima” – 2024 Hristo Gorov-Hrima estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara EsperantoAsocio anoncas Internacian E-an Literaturan Konkurson „Hristo GorovHrima”. En la konkurso povos partopreni geesperantistoj el ĉiuj landoj. La konkurso estos por rakonto kaj eseo. Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per unu rakonto aŭ per unu eseo, originale verkitaj en Esperanto. La konkurso ne havas konkretan temon. La verkoj estu tajpitaj komputile kaj ĉiu aŭtoro nepre uzu Esperantan alfabeton kun supersignoj. La aŭtoroj indiku sian sekson (inan aŭ viran). La verkoj estu subskribitaj per la vera nomo de la aŭtoro, estu plena poŝtadreso, telefono kaj interretadreso. La rakontoj kaj eseoj estu maksimume 3-paĝaj, formato A4, la literoj estu Times New Roman – 12 punktaj. La gajnintoj ricevos valorajn premiojn. Bonvolu sendi viajn kontribuojn ĝis la 30-a de septembro 2024 al Georgi Mihalkov, prezidanto de la ĵurio, retadreso: modest.mihalkov@gmail.com

Germanio Lernu E-on en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo – SEP-9 – Somera Esperanto-Perfektigo. Specialaj 1-semajnaj someraj kursofertoj de Esperanto-Centro Herzberg 1. 05.-13.07.2024 kaj 2. 13.-21.07.2024 aŭ 3. 02.-11.08.2024 !!! 1. Intensaj E-lingvokursoj  

Komencantoj (A1-A2) Progresintoj (B1-B2) IPR 2024/223

— página 24 del PDF —

2. 1-semajnaj instrukapabligaj klerigmoduloj por instruemuloj (B2C1): observado de instruado, instrupraktiko sub gvidado de spertulo Programo: Ĉiutage: 6 instruhoroj Posttagmeze: Vizitoj, ekskursoj, naĝado, biciklado, promenado, festoj, tamtamado ktp. Vespere: Filmoj, muziko, ludoj, babilado, literaturo, ekskursoj, rostadfesto Kostoj Kurskotizoj: 1 semajno 170 € – 14 tagoj = 290 € Rabatitaj kotizoj: ekz. por studentoj! GEA-membroj: 20%, EGSklubmembroj: 35% rabato Tranoktebloj: Ni peras por vi! (kostoj po persono kaj nokto) 1) favorpreza Esperanto-tranoktejo: 30,00 € 2) hotelo (2-4-stela, kun matenmanĝo): 40-70 € 3) privata apartamento (se min. 2 personoj): ĉ. 30 € 4) en propra tendo: senkosta Aliĝo: esperanto-zentrum@web.de, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, T: 0049/5521 5983. Invito al: Jarĉefkunveno de AGEI La Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI) invitas ĉiujn siajn membrojn al la ĉi-jara ĉefkunsido, okazonta en la Germana EsperantoKongreso resp. Eŭropa Esperanto-Kongreso (8-12.05.2024) en Strasbourg. La AGEI-kunveno okazos inter 09-10h en dimanĉo, la 12an de majo 2024 en la salono Amfiteatro 3 (247) de la kongresejo: Université de Strasbourg, Le Patio, 22 Rue René Descartes, F-67000 Strasbourg. Bonvenon al ĉiuj membroj kaj interesiĝantoj! http://agei.esperanto-urbo.de/, menupunkto Alvokoj.

Hispanio Ni venos, ni vidos, ni Valencios: La Hispana Landa Kongreso, 2024 Valencia, Cheste La ĉi-jara Landa Kongreso de Hispana Esperanto-Federacio, okazos en la regiono Valencio, kie partoprenantoj kongresos dum kvar tagoj ĉe la „Universidad Laboral” de Cheste, kaj poste povas laŭplaĉe postkongresi dum IPR 2024/224

— página 25 del PDF —

ĝis 14 tagoj en la regiono Valencio. La datoj por la Kongreso estas de la 5a ĝis la 8a de septembro, kaj tiuj de la Postkongreso estas de la 9a ĝis la 22a de septembro. AMO-Seminario: instruado kaj lernado. En la centro de la programo estos nova AMO-Seminario sub la gvido de Stefan MacGill, kaj aranĝita de Duncan Charters kaj Dennis Keefe, kune kun Ruben Fernández de la Universidad UNED, kaj Laura Brazzabeni de Italio. La Seminario ĉefe rilatos al temoj, kiuj interesas ILEI-anojn: lernado, instruado, kulturo kaj internacia komunikado. Malaltaj kotizoj kaj kostoj por ne-hispanoj kaj junuloj. Por loĝado, abundaj studentaj dormoĉambroj disponeblas surloke je 30 € por privata, dulita ĉambro. Notu, tamen, ke la banĉambroj estas ĉe la fino de la loĝeja koridoro. Se du kongresanoj en unu ĉambro, po 15 € ĉiunokte. La studenta restoracio disponeblos kun manĝoj de 10 € averaĝe, kaj kun matenmanĝoj de ĉirkaŭ 2 €. Kotizoj kaj prezoj por eksterlandanoj kaj junuloj estas speciale favoraj en la unua aliĝo-periodo: nur 15 € (23 € en la lasta periodo), kaj por akompanantoj nur 10 €. Por plia, detala informo kaj por aliĝi, interesatoj povas viziti la retejon kongreso.esperanto.es Post-Kongreso, kiu longas 14 tagojn: tre alloga por eksterlandanoj. Speciale planita por internaciaj kongresanoj, kiuj volas pli longe resti en la regiono Valencio, praktikante sian Esperanton, la Postkongreso daŭros ĝis 14 tagojn! Postkongresaj kotizoj estos 65 € en la unua periodo (95 €, en la lasta). Vi povas partopreni unu tagon, du tagojn, pliajn, aŭ eĉ la tutan dusemajnan periodon. Vi povas decidi partopreni aŭ ne, surloke dum la kongreso. Dum ĉiu ekskurso ni fokusiĝas pri valencia kulturo: vi konas la valenciajn kafejojn kaj trinkejojn, la valenciajn restoraciojn; vi povas gustumi la famajn trinkaĵojn kaj manĝaĵojn de Valencio: Akvon de Valencio, „Horchata-n” Paelon. Famaj urboj, ĉarmaj vilaĝoj, ĉiam tradiciaj, valenciaj lokoj. Entute estos 28 elekteblaj ekskursoj kaj vizitoj ne nur en la historia Valencio, sed ankaŭ en tre interesaj partoj de la regiono: la Albufera (la plej granda lago de Hispanio), El Palmar (fama pro la verkoj de Blasco Ibañez), la Devesa (natura marbordo), Sagunto (romiana teatro), Cullera (la ferio-loko de la Valencianoj), Gandia (plaĝo, historio kaj Esperanto-Kafejo), Alboraia (la fama hispana „horchata kaj fartons”), Castellón (signifa urbo), Cheste (la IPR 2024/225

— página 26 del PDF —

hispana, historia „Esperanto-Urbo”), Buñol (la urbo de la mondfama tomatobatalo), Alcira (historia urbo), Moixent (muzeo de arkeologio), Xativa (kastelo), kaj kiam eblas, al lokaj festoj en valenciaj vilaĝoj (unikaĵoj en Eŭropo). Detaloj ĉe kongreso.esperanto.es. Eblas Senpagaj Trajnbiletoj por ĉiuj ekskursoj! Kiam vi alvenos, vi povos rezervi kvar-monatan trajno-bileton por vojaĝi fervoje en la lokaj trajnoj de la provinco Valencio. La rezervo-pago estas nur 10 €, kiun vi rehavos se vi faras nur 16 vojaĝojn iam ajn dum periodo de kvar monatoj. Vere bona ŝanco por ne-valencianoj, kiuj volas koni la kulturon kaj gastronomion de Valencio, kies ĉef-urbo elektiĝis lastjare kiel la plej bona loko por loĝi en Eŭropo (InterNations kaj Forbes Magazino). Vi povas veni. Vi povas viziti. Vi povas valencii.

Dennis KEEFE LKK de Valencio, Cheste (https://kongreso.esperanto.es/)

IPR 2024/226

— página 27 del PDF —

Madagaskaro Sukcesa seminario pri Esperanto-instruado en Antananarivo 32 partoprenantoj de Madagaskaro ĝoje ĝuis la belecon de nia Eo. La seminario pri Eo-instruado okazis de la 4-a ĝis 6-a de januaro 2024 en Antananarivo Madagaskaro. La seminario havis du kategoriojn de aktivaĵoj: la por-instruista trejnado kaj la lingva instruado. Unue, ni trejnis kvar gejunulojn. Ni faris tiun instruistan trejnadon por provizi sciojn kaj kapablecon por gvidi kursojn de Eo al komencantoj. Niaj celitoj estis kursfinintoj de la 38 bazaj lecionoj laŭ la instruprogramo de UME. Ni havis por Plenumado mallongajn teoriojn pri instruado, seancon de instru-provado sen lernantoj kaj praktikajn kursojn kun veraj komencantoj. Due, ni instruis E-on al 25 komencantoj inter 11- kaj 40-jaraĝa. Ni instruis ilin per lernant-partoprenigo, per ludo, per kanto. Trejnitaj instruistoj praktikis kun la veraj komencantoj. Atestiloj estis disdonitaj al la kvar trejnitoj kaj al gelernintoj, kiuj sukcesis la skriban teston kaj parolan teston. Dume, ni informis al ĉiuj pri la UK 2024 en Aruŝo, pri UEA kaj ĝiaj sekcioj. Ni havas novajn membrojn: 20 membrojn en AME (Asocio de Malagasaj Evangiliistoj, KELI sekcio), 9 membrojn de MUKE (Malagasa Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj, sekcio de IKUE), 22 membrojn de MEVA IPR 2024/227

— página 28 del PDF —

(Malagasa Esperantista Virina Asocio), 23 membroj de MEJA (Malagasa Junulara Esperanto-Asocio) kaj ĉiuj aniĝis en UME (Unuiĝo de Malagasa Esperantisto), nia landa asocio. Nia landa asocio refunkcias kaj jen la konsisto de nia nova estraro: La prezidantino: S-ino RANJA Arc Lydie (La Verda Insuleto de Esperanto en Anosibe) La sekretariino: F-ino RAVOLOLOMAMPIONONA Tatiana (Itaosy Eo-Klubo) La kasistino: F-ino ANDRIANIRINA Manohimiharitsara (Itaosy Eo-Klubo) La gekonsilantoj: – F-ino FELANIAINA Rovasoa Erica (Itaosy Eo-Klubo) – S-ro RAKOTOSON Tolojanahary Fabrice,(Eo-klubo La Suno en Toamasina) – S-ino RAZAFINDRABE Farahasina (La Verda Insuleto de Esperanto en Anosibe) – F-ino ANDRIANAMBININTSOA Ny Hasina (Eo-Klubo en Analamahitsy) – Honoraj membroj: S-ro FIDILALAO Henriel (Itaosy Eo-Klubo) – kaj Pastoro D-ro RAVELOHARISON Miora (Esperanto-Klubo en Analamahitsy) Mi ĝojas kundividi al vi niajn seminariajn efikojn: nia Landa Asocio UME kaj ĝiaj sekcioj agadas denove. Kvar novaj instruantoj pretas labori kaj disvastigos Esperanton. Niaj gelernantoj daŭrigas lernadon de Esperanto kaj volas sciigi ĝin al aliuloj. Unu el la religiaj fratinoj, kiuj gastigis nin, komencis lerni Esperanton. Nia defio Havi regulan agadon por motivi niajn membrojn kaj informi Malagasojn pri nia lingvo. Ni deziras vian kunlaboradon, vian moralan, materialan kaj financan subtenon por la disvolvo de nia agado. Ni deziras havi vian subtenon por partoprenigi kelkajn malagasajn esperantistojn al la UK 2024 en Aruŝo. Ni organizis kristanan seminarion kaj virinan agadon de la 7-a ĝis 9-a de marto 2024 en Antananarivo. Ni estas tre dankemaj al vi pro viaj subtenoj kaj pro tio, ke vi konsentis kunlabori kun ni por alporti plibonigojn de nia agado en Madagaskaro. Ni estas ĉiam pretaj por ajna kunlaboro. RAVELOHARISON Miora, le.myrhe@gmail.com IPR 2024/228

— página 29 del PDF —

Senegalo El la jarraporto pri 2023 En Senegalo, en 2023, Esperanto-kursoj estis faritaj dumaniere, ĉeeste dum la unuaj du monatoj kaj per Vacapo, poste: s-ro Kossi WOUDJI sendis lecionerojn ĉe la Vacapo-platformo (teoria kurso), kaj s-ro Lafi Charles DIATTA gvidis vacapajn babiladojn (praktika kurso). Kvankam neniu senegalano partoprenis UK-on, nek la kongreson de ILEI, Senegalo ricevis, de Julio (Brazilo), librojn donitajn de ties partoprenantoj; senegalanoj dankas pro tio. Plej notinda evento de la jaro 2023, cele al diskonigado de Esperanto en Senegalo, estis partopreno de Senegala Esperanto-Asocio en libroekspozicio, kiu okazis de la 15-a ĝis la 18-a de novembro 2023 en la kultura centro Blaise Senghor de Dakaro. Deĵoris, dum tiu kvartaga okazaĵo, 4 membroj de la landa asocio (Thierno BA, Assane FAYE, Kossi WOUDJI, Lafi Charles DIATTA). Rilate al tiu evento, la senegala movado ege dankas al s-ino Martina SachsBöckelmann (Germanio), s-ro Ivano Kossey (Germanio) kaj s-ro Aziz Diallo (senegalano vivanta en Usono) pro ilia pozitiva reago aŭ ilia subteno. Dum tiu evento estis disdonitaj tekstaj prezentaĵoj de Esperanto, al pli ol cent homoj. Sed ankaŭ kvina parola prezento pri Esperanto estis farita de Lafi Charles DIATTA, al la publiko. Ĉiutage, dum la ekspozicio, deĵorintoj diskutadis kun vizitantoj kaj prenis iliajn kontaktadresojn. Lafi Charles DIATTA

Serbio Interkulture kaj inkluzive en Beogrado aŭguste Serbio, kun sia geografia kaj historia situo inter la Oriento kaj la Okcidento, Serbio, kun sia geografia kaj historia situo inter la Oriento kaj la Okcidento, en la sudo de la Nordo, estis kaj estas interkruciĝejo de vojoj: popolmigraj, ekonomiaj, kulturaj, militaj kaj pacaj. Tial ĝi estas alloga okazejo de esperantistaj renkontiĝoj. Beogrado, la antikva Singidunum kaj moderna ĉefurbo de Serbio, gastigos en la semajno 2024/08/17-24 esperantistojn el najbaraj kaj foraj landoj, kiuj diskutos siajn movadajn temojn, planos komunajn projektojn, trejniĝos pri inkluzivo kaj interkultureco en lingva edukado, ĝuos Esperanto-kulturan programon kaj konatiĝos kun spuroj kaj nunoj de la agitiĝema historio kaj tradiciriĉa kulturo de la gastiganta lando. IPR 2024/229

— página 30 del PDF —

La eventon kunorganizas: Serbia Esperanto-Ligo (SEL) kun sia Instruista Sekcio (ILEI-RS) kaj Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE). La tutsemajnan programon konsistigos: ● La 88-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) kun prelegoj kaj aliaj kongresaj laborformoj. Ĉefteme oni diskutos pri planlingvoj kaj la rolo de Esperanto kiel ponto inter diversaj kulturoj. Oni aŭskultos prelegojn pri „Raymond Schwartz – laŭ mia… ridpunkto”, pri la egipta hieroglifa skribo, interkulturaj spertoj de instruistino de la hispana, lernos iom pri la franca lingvo, povos perfektiĝi pri Esperanto dum ĉiumatena konversacia rondo k.c. Pliaj kontribuproponoj venadas de la aliĝantoj. ● IKK-seminario de SEL/UEA: Trejnseminario pri interkultura komunika kompetento, instrukapabligo kaj aktivula lertigo sub gvido de Duncan Charters, Francesco Maurelli, Sara Spanó kaj aliaj fakuloj. ● Tagoj de ILEI – regiona renkontiĝo de instruistoj kaj ILEI-anoj de Balkanio kaj malsupra Danubio: Post la ekscita ILEI-kongreso en Maceio, Brazilo, 2024/07/20-27, kun sufiĉa tempa kaj geografia distanco, esperantistaj instruistoj de la regiono utiligos la eventon en Beogrado por plani plifortigon de la ILEI-agado en ĉi tiu mondoparto. ● Balkanaj tagoj – kunveno de esperantistoj el Balkanaj kaj najbaraj landoj: Enkadre de la Eŭropa komisiono de UEA, de monatoj funkcias Balkana kunlaborgrupo, kiu retkunsidas unu fojon ĉiumonate por interŝanĝi informojn kaj interkonsenti kunagadojn. Dum la ĉeesta kunveno estos pli konkrete traktataj planoj pri kelkaj regionaj projektideoj, ekzemple: Balkana itinero, Panoniaj tagoj, Danubo – komunikvojo de Eŭropaj valoroj. ● Komuna arta, distra kaj ekskursa programo Ĉio ĉi estas alirebla per unu aliĝilo kaj kontraŭ unika tutsemajna kotizo. La aliĝilo atingeblas tra Eventa servo (eventaservo.org) aŭ Novaĵoj de ilei.info. Pli detala programo kun konkreta horaro estos prezentata tra koncernaj retlistoj kaj aliaj komunikkanaloj. La IKK-seminario La trejnseminarion finance subtenas Erasmus+, UEA kaj ILEI. Ĝi realiĝas enkadre de Erasmus-projekto de SEL kaj de la UEA-agado: 2024 – La Jaro de Interkultura Komunika Kompetento. Ĝi enfokusigas la bazan intereson de IPR 2024/230

— página 31 del PDF —

ILEI pri instrukapabligo kaj bezonojn de SEL kaj aliaj E-organizoj pri aktivula plilertigo. Per la subvencioj de UEA kaj ILEI, minimume 12 seminarianoj ricevos stipendion por la partopreno laŭ la stipendikonkurso publikigita inter Novaĵoj de ilei.info. La seminario restas malferma por pliaj partoprenantoj sen stipendio aliĝintaj al la evento. La subvencio de Erasmus+ kaj parte tiu de UEA kovros la kostojn de seminarigvidantoj. La seminario daŭros entute 30 horojn (la ekskursa tago estos libera) kaj ampleksos diversajn temojn por instruista kaj aktivula trejnado traktatajn tra prelegoj, atelieroj kaj laborgrupoj: ● Interkultura komunika kompetento (IKK) ● Instrumetodiko de Esperanto kun specifa emfazo de la interkultura aliro kaj inkluzivigo ● Aktivula trejnado pri: ○ projektmastrumado ○ planado de partneraj projektoj ○ organizado kaj mastrumado de eventoj ○ subvencipetado ○ retkomunikado ○ rilatoj kun amaskomunikiloj ○ komunikiĝo kun ekstermovadaj institucioj kaj instancoj ● Unuaj paŝoj al trejnado de trejnistoj Studekzemploj por seminariaj atelieroj kaj laborgrupoj estos la projektideoj por balkana kunlaboro, menciitaj ĉi-supre, kaj internaciaj eventoj organizeblaj en la regiono, ekzemple: ILEI-kongreso 2025 (pripensata en Serbio), IFEF-kongreso 2026 (jam interkonsentita okazi en Serbio) kaj similaj, ne nur en Serbio. La Kongresejo La eventon gastigos la Lernejo por lernantoj kun difektita vidkapablo en Zemun (parto de Beogrado proksima al la flughaveno), Serbio. La vasta bele ordigita korto, aranĝita por senobstakla moviĝo de blinduloj, proponas agrablan spacon por promenoj, kunumado kaj babilrondoj meze de la urbo, tamen for de la urba bruo. La tutsemajna kotizo de 270 EUR inkluzivas: ● ĝuon de la programo inkluzive de ekskurso ● loĝadon en komfortaj trilitaj ĉambroj organizitaj en triĉambraj loĝblokoj kun komunaj banĉambro, necesejo, tagĉambro, te-kuirejo kaj sendrata retkonekto ● tri manĝojn ĉiutage IPR 2024/231

— página 32 del PDF —

Se vi deziras loĝi kaj manĝi aliloke, vi pagos nur la bazan kotizon de 50 EUR kaj povos trovi ĉambron en proksimaj hoteloj aŭ gastejoj traserĉeblaj rete. La respondeculoj Por pliaj informoj, komentoj, proponoj skribu al la ĉefrespondeculoj: Pri la tuta evento: Nedeljka Loĵajiĉ <nedeljkalozajic@gmail.com>, prezidantino de LIBE, vicprezidantino de SEL Jovan Zarkoviĉ <zarkovicjovan@gmail.com>, prezidanto de SEL Pri la ILEI-rilataj eroj (IKK-seminario kaj Tagoj de ILEI): Radojica Petroviĉ <radojica.petrovic.rs@gmail.com>, estrarano de ILEI, kunordiganto de la Erasmus-projekto de SEL Aranka Laslo <laslo.az@gmail.com>, sekciestrino kaj komitatano de ILEI el Serbio, kontakt-persono de SEL ĉe Erasmus+ Bonvenon! Radojica PETROVIĈ

Ĉu afrikanoj parolas afrikajn lingvojn? Ne demandu pri tio la francan registaron aŭ instancojn en la anglalingva veziko. Ili diros al vi, ke en Afriko oni uzas la francan kaj la anglan, ĉar afrikaj lingvoj ne estas uzeblaj pro la multaj dialektoj, kaj ke Unesko estas kontraŭokcidenta organizaĵo, ĉar ĝi jam en 1953 aperigis libron, The use of vernacular languages in education [uzo de lokaj lingvoj en edukado], kiu klarigis, ke tio estas mensogoj de la ekse kaj daŭre koloniaj registaroj, por ligi la afrikanojn al si. Tamen la afrikaj politikistoj dum jardekoj pli kredis al la eksaj koloniistoj ol al Unesko kaj malŝparis afrikan monon por aĉeti franclingvan kaj anglalingvan edukan materialon kaj edukadon de instruistoj kaj torturis afrikajn infanojn [imagu, ke via sesjara filo morgaŭ matene ekiras al lernejo, en kiu oni alparolas lin en la araba]. Samtempe dum jardekoj la Internacia Mona Fonduso diris al registaroj: „Ĉu vi volas tiun prunton por konstrui lernejojn? Ni certe donos ĝin al vi, se vi instruos en tiuj lernejoj en modernaj ekonomie utilaj lingvoj.” Tio ĉesis nur antaŭ malmultaj jaroj. Sed oni povas trompi unu homon dum la tuta vivo aŭ multajn homojn dum mallonga tempo. Post 60 jaroj la mensogoj komencis aperi kiel mensogoj IPR 2024/232

— página 33 del PDF —

kaj la afrikaj registaroj tre singarde komencas eksperimenti pri afrikaj lingvoj. Kaj ankaŭ esperantistoj, kiuj dum jardekoj dividis afrikajn landojn en franclingvajn kaj anglalingvajn landojn, devas komenci rigardi la realaĵon. Tio jam okazas pri la orientafrika lingvo la sŭahila. Ankaŭ danke al la Universala Kongreso en Aruŝo, multas la iniciatoj pri lernolibroj de Esperanto en la sŭahila, antaŭ la decido pri tio, ĉu oni diru svahila, suahila aŭ sŭahila. Sed tre malpli floranta estas la situacio pri la okcidentafrikaj lingvoj, ekzemple pri la fonua, parolata en la lando de la benina landa sekcio de ILEI kaj en la najbaraj landoj de 3 milionoj da parolantoj, izola lingvo kun tonoj, la volofa sentona, sed parolata de 10 milionoj da homoj ĉefe en Senegalo, alia lando kun ILEI-sekcio. Kaj kion diri pri la haŭsa, apartenanta al alia lingvogrupo, afrik-azia familio, kaj subfamilio de la ĉadaj lingvoj, parolata de proksimume 50 milionoj da homoj en Niĝerio kaj najbaraj landoj. Bonŝance pri ĉi tiu lingvo komenciĝiss aperi enkonduka verko, la vortaro haŭsa-esperanto de itala lingvisto-esperantisto, Sergio Baldi, profesoro pri la haŭsa en la universitato de Napolo, kies kovrilon ni prezentis ĉi tie.

Sergio Baldi. VORTARO HAŬSA-ESPERANTO kaj ESPERANTO-HAŬSA. Red. Renato Corsetti. MONDIAL, 2024

Ĝi estu la unua de longa serio. Renato CORSETTI IPR 2024/233

— página 34 del PDF —

Por via notlibro Senpagaj retaj provekzamenoj de edukado.net

Danke al edukado.net, ESF, UEA, landaj asocioj de Francio, Britio kaj Usono, kaj al donacoj de kelkaj individuoj, edukado.net povos disponigi senpagajn retajn provekzamenojn al ĉiu interesiĝanto. La testojn eblas solvi kiam ajn en la jaro 2024, sed oni konsilas fari tion antaŭ la juniaj retaj ekzamenoj. Oni rajtas provi sin je du najbaraj niveloj. Post la solvado de la testoj la teamanoj de edukado.net ene de du tagoj korektas la testojn kaj la solvinto IPR 2024/234

— página 35 del PDF —

povos vidi siajn rezultojn, erarojn, eĉ ricevas tekstan konsilon pri farendaj ekzercoj kaj pri la ekzamennivelo, kiun la kandidato kun bona ŝanco povus sukcese trapasi. La kampanjo ekis meze de marto, kaj ene de unu monato jam 75 personoj petis eblon provi entute 120 ekzamenojn, kiuj signifas 195 lingvajn testojn kaj 75 teknikajn kontroltekstojn. Multaj el la provintoj decidis trapasi KERekzamenon en junio. Pliajn informojn serĉu kaj aliĝu pere de la reta formularo, trovebla en la paĝo https://edukado.net/ekzamenoj/ker/provekzamenoj. Katalin KOVATS, redaktanto de edukado.net

Maturigo kaj mondokono La programo de Aktivula Maturigo (AMO) disvolviĝas tra 2024. AMOseminario 108 okazis februare en Kroatio pri Amikeco, AMO 109 okazis en Kubo aprile pri Amerika kunlaboro kaj AMO 110 okazos en Pollando maje pri la projekto Erasmus+. Septembre okazos seminario en Albanio pri instruado, nova lando por la AMO-programo. Sammonate la Hispana Kongreso akceptos AMO-seminarion kun partopreno de Duncan Charters kaj Dennis Keefe, pri eduka temo. Oktobre okazos seminario en Kulturcentro Greziljono pri junulara temo. Novembre gastigos refoje la tradicia kroata seminario pri libroj kaj literaturo. Jen la fino de la certaj seminarioj; multaj pliaj ideoj flosas en la movada fluso. Ni ankoraŭ esperas pri seminarioj kadre de la Kongreso de ILEI en Maceio (Brazilo) julie kaj la UK en Aruŝo aŭguste. Sen asignita monato: ni luktas sukcesi per seminarioj en Armenio, Ĉinio kaj Kanado. ILEI montras refoje sian kuraĝon kaj avangardismon. Ĝi prenas gvidan rolon en la projekto Landa Parad’ (LAPA), kiu instigas niajn aktivulojn pli bone koni nian mondon kaj la Eo-movadon en tiu kunteksto. LAPA dividas la mondon en sep partojn, du el kiuj estas preskaŭ pretaj: pri la regiono ‘MONA’ (Mez-Oriento kaj Norda-Afriko) kaj ‘Pacifiko’ (Aŭstralio, NovZelando, Kanado, Meksiko kaj Usono). Ili aperos frue en majo ĉe ILEI, kiu apogas la projekton kune kun IFEF (fervojistoj) kaj IKEF (komercistoj). La raportoj pri la ceteraj mondpartoj sekvos sinsekve poste en la jaro. Stefan MACGILL IPR 2024/235

— página 36 del PDF —

Intervjuo al „Esperanta Ponto” intervjuis: Alessandra Madella (Italio) Nakajima Miki, Kawara Hiro kaj Satō Ryūsuke estas la koraj membroj de „Esperanta Ponto”, grupeto de japanaj gejunuloj, kiuj fondis la samnoman kanalon en Jutubo, notindan pro sia teknika kvalito kaj la mojosaj enhavoj. Ili afable konsentis paroli kun IPR pri siaj ideoj kaj projektoj, inkluzive de kunlaboro kun ILEI. Nakajima Miki, Kawara Hiro kaj Satō Ryūsuke: EP Alessandra Madella: AM AM: Ĉu vi bonvolas diri al ni ion pri viaj fono kaj profesiaj spertoj? EP: „Esperanta Ponto” konsistas ne nur el ni tri, sed el la amikoj ĉeestantaj en unuopaj aranĝoj. Ĉiu el ili havas apartajn talentojn, do ne eblas mencii iun komunan fonon. Sed pri profesiaj spertoj certe menciindas, ke Miki estas reĝisoro de programo de la japana televido NHK. AM: Kiel vi kunlaboras kun Japana Esperanto-Instituto? EP: Ni produktis prezentan filmeton de JEI. https://www.youtube.com/watch?v=UwiGrAQf1wc AM: Kiel vi decidis malfermi la jutuban kanalon „Esperanta Ponto”? EP: Ni malfermis ĝin por okazigi eventon ĉe la Japana Esperanto-kongreso. https://www.youtube.com/watch?v=wMsMuteUjK4 AM: Kiel vi priskribus ĝiajn ĉefajn agadojn/interesojn? EP: Ni estas grupo, kiu elsendas Esperantan projekton el Japanio. Niaj kromaj agadoj inkluzivas prezentadon pri Esperantaj eventoj kaj Esperantaj libroj, ktp! AM: Kian publikon vi celas? EP: Bonvenaj estas ne nur homoj interesataj pri Esperanto, sed ankaŭ homoj interesiĝantaj pri ludado, lingvoj ĝenerale, pensoj kaj tiel plu. Do nia agado ne vere havas ian fokuson pri publiko. Tamen homoj similaj al ni nepre trovos ion interesan. Ni celas larĝigi la enirejon. IPR 2024/236

— página 37 del PDF —

AM: Kiujn konsilojn vi donus al ILEI por mojosigi vivelsendojn? EP: Ni pensas, ke prezento de nature sentataj interesoj de prezentantoj estas la plej grava. Ĝi estas alloga kaj la plej sukcesa mojosigo. Temas ankaŭ pri teknikoj: en nia projekto „Krokodilo”, ni provis kombini komunikil-specojn: libron kaj elsendojn. Tio estis sukcesa por pli larĝe interesigi homojn. Ankaŭ elsendoj kun diversaj homoj kreos multfacan amuzon por la spektantoj. AM: Kiel la libroj, kiujn vi eldonas, uzeblas por instruado? EP: Ni pensas, ke instruistoj de Esperanto povus utiligi la librojn. Gvidanto prenos la rolon de ludo-mastro, kaj lernantoj legos, diskutos kaj respondos demandojn en Esperanto. Tio estas tre praktika metodo de instruado. AM: Kiel vi vidas vian kunlaboron kun ILEI? EP: Nia filmeto pri Komuna Seminario inter orientaziaj E-junularoj jam troviĝas sur la Jutubo-kanalo de ILEI. Jen la ligilo: https://www.youtube.com/\@esperantaponto2238/playlists. Krome, ni planas krei prezentan filmeton pri Esperanta Ponto por aperigi ĝin sur la kanalo de ILEI. Ni deziras fari pli da kunlaboro kun ILEI per Jutubo! AM: Kiujn estontajn projektojn vi havas? EP: Miki nun konservas ankoraŭ ne tuŝitajn video-materialojn pri Kulturdomoj de Esperanto: la Kastelo Greziljono en Francio kaj EsperantoDomo de Jacugatake en Japanio. Kiam la video estos finata, ni alŝutu ĝin. Krome kiam al ni venos iu amuza ideo pri filmado, ni anoncos pri tio!

INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez., dumtempe pluservanta ĝis la venonta elekto) Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Simon Smits, Nvard Manveljan. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Oberrauch, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill.

IPR 2024/237

— página 38 del PDF —

Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Kristin Tytgat, Vicente ManzanoArrondo, Radojica Petrović, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 15) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983. Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la retpaĝon de UEA. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Fernando Pita. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Albert Stalin Garrido. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Ahmad Reza Mamduhi. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): prez. Nedeljka Ložajić, nedeljkalozajic@gmail.com. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj) UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Alessandra Madella, a.madella@tiscali.it, Didier Janot, didier.janot@gmail.com, Emmanuel Desbrières kaj Maximiliano Garcia. kaj aliaj Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 25 € en A-landoj kaj 12,50 € en B-landoj, kun ricevo de 4 paperaj kaj bitaj numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj kaj 6,25 € por la B-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera (kune kun la bita) kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA bita kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Lando-kategorioj: B-landoj: iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj

IPR 2024/238

— página 39 del PDF —

Korea Resp.), Afriko, Ameriko (escepte de Usono kaj Kanado), Kiribati, PapuoNov-Gvineo, Solomonoj, Vanuatuo en Oceanio. A-landoj: ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, ilei.kasisto@gmail.com. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de via sekciestro aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la sekciestro alvenos al ILEI kune kun tiuj de la aliaj membroj de la sekcio. Vi jam estos en la sekcia listo kaj ne devos mem sendi la aliĝ- aŭ la abonformularon. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Se vi ne mem posedas UEA-konton, por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Se vi ne estas en la sekcia listo, bonvolu mem sendi la aliĝaŭ la abon-formularon (aliĝilo: https://www.ilei.info/Aligxilo.pdf; abon-formularo por Juna Amiko: https://www.ilei.info/Juna\_Amiko.pdf). Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al la ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 30 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub la numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Torhoutsesteenweg 453/0003, BE-8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE: Olena Poshivana, olenaposivana@gmail.com. La adreso de nia nova arkivo: https://www.ilei.info/revuoj/ipr-arkivo.php. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de aprilo 2024, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aŭgusto 2024.

IPR 2024/239

— página 40 del PDF —

„Esperanta Ponto” en Tokio (Japanio) (vd. p. 36)

IPR 2024/3

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 54 – trimonata

2024/3 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Ahmad Reza Mamduhi Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Ladislau Afonso Aristóphio A. Alves Filho Marija Belošević Emmanuel Desbriéres Ariadna Garcia Gutiérrez Mireille Grosjean Ilona Koutny Aranka Laslo Stefan MacGill Alessandra Madella Hassano Ntahonsigaye Miora Raveloharison Ahmad Reza Mamduhi

— página 2 del PDF —

ENHAVO Enkonduko (Ahmad Reza MAMDUHI) …………………………………………………………… 3 Aristóphio A. ALVES FILHO: Raporto pri la 57-a ILEI-Kongreso ……………………… 4 Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ: Esperantaj radioelsendoj kiel efikaj lerniloj ……… 13 Manĝetiketa Seminario (Alessandra MADELLA) ……………………………………………. 14 Mireille GROSJEAN: UK 2024 Arusha Malfermo – Salutparolo nome de ILEI ……. 15 „La Tago de Lernado” / Komitatkunsido de UEA (Marija BELOŜEVIĈ) ……………. 16 Ilona KOUTNY: Unika eksperimento finiĝas per bonaj rezultoj en AMU …………… 20 Ladislau AFONSO: La apo LearningApps por Esperantaj didaktikaj ludoj ………… 23 El la landoj kaj sekcioj (CN, BI, FR, RS, TZ)……………………………………………….. 28 AMO-seminario ĝis la fino de 2024 (Stefan MACGILL) …………………………………. 34 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ………………………………………………………….. 37

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9, K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. FaridAfshar, Kh.Vahid Dastgerdi, Tehran-1916613514, Irano. Tel. +98 9122115419 (Telegram, WhatsApp). <mamduhi@gmail.com>. Universitata agado, ekstera komunikado kaj varbado, observanto kaj komitatano A ĉe UEA. Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. +7 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Estrarano pri financoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio. ilei.kasisto@gmail.com (financoj). Tel.+374 55 279906 (Viber, WhatsApp), <karinko_arm@mail.ru>. Ekzamenoj. Vic-prezidanto: Alessandra MADELLA, via Prampolini 8, IT-43122 Parma, Italio, Tel. +39 0521 785582, <a.madella@tiscali.it>. Lerneja, universitata, scienca, landa kaj regiona agadoj (Orienta Azio), ekstera komunikado kaj varbado. Estrarano pri kongresoj: Laura BRAZZABENI, via San Filippo 52, IT-58031 Arcidosso (GR), Italio. <laura.brazzabeni@gmail.com>. Tel. +39 3286461063 (WhatsApp). Lerneja agado. Estrarano: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel. +385 981771741. <mjerkovic@net.hr>. Lerneja kaj landa agadoj. Estrarano: Fernando PITA, R. S. Francisco Xavier, 681, bl E, ap 201, Maracanã – cep: 20550011, Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. <magisterpita@gmail.com>. Tel. +55 21 98863-3854 (Telegram, WhatsApp). IPR, universitata kaj scienca agadoj, observanto ĉe TEJO. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Tel. +381 64 8525321 (Viber, WhatsApp, Telegram). Eduk-projektoj, universitata agado, instrukapabligado. Estrarano: Aime Patrick MANIRAIZA, Buhomba 7 Nr 39,Maramvya, Bujumbura, Burundo, Tel. +25779813485 (Whatsapp, Telegramo), <apmanirakiza@gmail.com>. Agado pri Afriko.

IPR 2024/32

— página 3 del PDF —

Scienca Komitato

Enkonduko

Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet

Karaj legantoj, Ankaŭ tiu ĉi revunumero brile spegulas la viglecon kaj engaĝiĝon de nia tutmonda komunumo. La ĉi-jara ILEI-Kongreso en Brazilo estis historia evento, kiu sukcese okazis hibride. Ĝi kunigis partoprenantojn el diversaj kontinentoj, montrante la veran internaciecon de nia movado. La kongresa ĉeftemo estis ege grava kaj valida: „Esperanto por justa edukado”. La Rezolucio de la Kongreso substrekas nian engaĝiĝon al kvalita edukado kaj la graveco de lingva diverseco. Ni daŭre laboras por plifortigi niajn rilatojn kun Unesko precipe ĉi-jare kiam la montevidea rezolucio fariĝos 70-jara la 10-an de decembro. La prezentata apo por fari ludojn helpas ankaŭ por instrui Esperanton en la cifereca epoko. Ni ĝojas raporti ankaŭ pri la sukcesa kaj daŭra laboro por integri Esperanton en universitatojn. Aparte inspira kaj esperiga estas la raporto pri la infanoj ĉe la Esperanto-Muzeo en Ĉinio. Ilia entuziasmo kaj lernemo estas potenca memorigo pri la graveco de la nova generacio por nia movado. Ĉi tiuj junaj lernantoj ne nur reprezentas la estontecon de Esperanto, sed montras ankaŭ la daŭran validecon kaj aktualecon de nia lingvo en la moderna mondo. Mi esperas, ke ĉi tiu numero instigos vin daŭrigi vian valoregan laboron kaj entuziasmigi aliajn pri la beleco kaj utileco de Esperanto. Ahmad Reza MAMDUHI

1

AdE – Akademio de Esperanto

Sur la titolpaĝo: Patrick MANIRAKIZA, nia nova estrarano, prelegas en La Tago de Lernado dum UK. (vd. p. 16) Dorskovrile: Unika eksperimento finiĝas per bonaj rezultoj en AMU (vd. p. 20)

IPR 2024/33

— página 4 del PDF —

RAPORTO PRI LA 57-a ILEI-KONGRESO de Aristóphio A. ALVES FILHO (Brazilo) La 57-a ILEI-kongreso, kies ĉeftemo estis „Esperanto por justa Edukado”, okazis en Maceió, Brazilo, de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2024. Dum la kongreso, instruistoj, lernantoj kaj aliaj esperantistoj el diversaj fakoj kunsidis en la privata Universitato CESMAC aŭ sidis hejme kaj partoprenis rete per Zoomo. La kongreso celis prelegojn kaj debatojn pri la rolo de Esperanto en edukado kaj kiel ĝi povas kontribui al pli justa kaj inkluziviga instruado en la mondo. Ĝi estis organizita de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, kune kun la brazila sekcio de ILEI, kiu havis apogon de esperantistoj el pluraj brazilaj urboj kaj el aliaj landoj. La kongresa komitato konsistis el 9 homoj: Laura Brazzabeni (komisiito pri kongresoj), Karine Arakeljan (ILEI-kasistino), Fernando Pita (komisiito pri Simpozioj) kaj 6 lokanoj sub la kunordigo de Aristophio Alves Filho (brazila sekciestro). Kaj nia sponsoro estis la vic-rektoro de CESMAC, kiu disponigis al ni tute senpage bone ekipitan aŭditorion de tiu universitato kaj helpon de 4 laboristoj, kiuj dum la semanjo kunlaboris kun ni. La kongreso estis hibrida evento kaj arigis 84 partoprenantojn el 27 landoj. Entute okazis 23 prelegoj, 2 atelieroj, 6 koncertoj, 2 komitatkunsidoj, 1 seminario kaj 11 prelegoj de profesoroj dum la Simpozio. La 20-an de julio okazis la disdono de la kongresaj sakoj, identigiloj, mapoj de la urbo kaj aliaj aĵoj. La tago finiĝis per la Interkona Frandvespero, kiam la kongresanoj babilis libere kaj interkonatiĝis dum ili gustumis tipajn

IPR 2024/34

— página 5 del PDF —

frandaĵojn kiel tapioko, maizkuko, manioka kuko, dolĉaĵo, suko, teo kaj kafo.

La 21-an de julio okazis la Malfermo. La argentina kantisto Alejandro Cossavella ludis belajn kantojn. Komence Laura Brazzabeni ekigis la ceremonion, salutis ĉiujn kaj invitis la prezidanton Ahmad Reza Mamduhi, kiu salutis la kongresanojn, prelegis pri la temo: „Esperanto por justa edukado” kaj malfermis la kongreson. Poste, Laura invitis aliajn homojn fari siajn salutadojn, inter ili, min kiel prezidanton de LKK, nome de la lokaj organizantoj de la 57-a kongreso, kaj Ariadna García, nome de Kuba Esperanto-Asocio. Post tio okazis omaĝo, pere de dokumenta filmo, al la esperantista pastro Teófanes Augusto de Barros, memstara lernanto de Esperanto kaj apoganto de nia surloka movado de antaŭ 53-jaroj, ekde la fondiĝo de nia Alogoasa Asocio (AAE). Li estis edukisto kaj fondinto de la universitato, kiu gastigis nian kongreson en la sama loko, kie okazis en 2004 la 39-a Brazila kongreso de Esperanto. Poste okazis paŭza momento, kiam Cícero Oliveira ludis du muzikpecojn. Fine oni kantis la himnon „La Espero”. La posttagmezo kaj vespero estis por libera promenado sur la marbordo de Maceió, ĉe la plaĝo Ponta Verde, kie multaj urbanoj kaj turistoj pasigas horojn piedirante, aliaj biciklas, rulsketas, banas sin, sunbruniĝas aŭ simple sidas en manĝejoj kaj babilas, dum ili manĝas kaj iom trinkas. Alia libera IPR 2024/35

— página 6 del PDF —

momento por la homoj konatiĝi kun la loĝantoj kaj iom ĝui la lokan kulturon estis dum merkredo, la 24-a de julio, dediĉita al ekskursoj kaj sen programeroj en la kongresejo. Ĉiuj estis liberaj por promeni en la urbo, viziti muzeojn, galeriojn aŭ iri al aliaj najbaraj urboj. La 22-an matene okazis la komitatkunsido de ILEI. Oni debatis pri la agadoj de ILEI, aprobis la buĝeton kaj laborplanon de la Ligo kaj prenis aliajn decidojn por la venontaj jaroj. Aŭrora Bute, kunordiganto de la elekta komisiono, gvidis la elektadon de la estraro de ILEI. Posttagmeze okazis kelkaj programeroj, inter ili, prelego de James Rezende Piton pri „Konkurintoj de Esperanto en la tempo-maŝino”; Ariadna García Gutiérrez el Kubo parolis pri siaj spertoj en instruado de la hispana lingvo en Kubo; Fábio Roberto informis pri la libreto „Amiketo”, bunta gramatiko por infanoj kaj plenkreskuloj, kiuj neniam lernis la lingvon; Cícero Soares raportis pri „Indukta metodo – skizo de eksperimentado”; kaj Willian Gomes gvidis tre interesan paroligan sesion ĉirkaŭ la temo: „Tra la kosmo”. Nacia vespero regalis la homojn per tri prezentoj: la unua estis de la aktoro Chico de Assis, kiu deklamis en la portugala lingvo kaj eĉ kantis fine de sia prezento. La dua estis de la kantisto Kall Silver, akompanata de sia nevo, kiu kantis muzikojn pri la urbo, kaj laste Teka Ramos, kiu kantis brazilajn muzikojn elektitajn el la retejo „Brazila kolekto”. Vidiĝis surekranaj prezentoj de tradukoj de poemoj kaj muzikoj. Mardon, la 23-an, oni komencis per la brila prezento de Ursula Grattapaglia pri la 50-jara agado en la „Bieno-Lernejo Bona Espero”. En alia tago, ŝi parolis pri Rotari-Klubo en Esperanto. Poste estis la vico de Alessandra Madella, kunordiganto de Virina Agado, en la Seminario pri „Interkultura Komunikado – Manĝetiketo” kun komentoj, inter aliaj de Gong Xiaofeng (Arko). Multaj prelegoj, atelieroj, koncertoj, kvizo okazis en la sama tago kaj ĵaŭde. La vesperon de tiu sama tago okazis mirinda koncerto de Alejandro Cossavella, kiu kantis originalajn kaj tradukitajn kantojn. Fábio Roberto prezentis alian libreton, nome: „La sekreta pordego”. Temas pri portugallingva historieto, en kiu knabino survoje trovas pordegon sekretan. Malantaŭ tiu pordego troviĝas geknaboj, kiuj parolas Esperanton. La libro estis eldonita danke al la leĝo „Paulo Gustavo” por instigo al kulturaj agadoj en Brazilo. Ariadna García prelegis pri „Radio Havano Kubo en Esperanto” kaj montris kiel la diversaj kulturoj afrika, araba, ĉina kaj hispana influis la kuban gastronomion. Tiel ŝi kontribuis al la programo de „Virina Agado” IPR 2024/36

— página 7 del PDF —

dum la kongreso. Ŝi ankaŭ kaptis liberan momenton por prezenti la kuban agadon kaj inviti la homojn partopreni venontjare en la kuba kongreso. Grandan kontribuon ŝi faris al la ILEI-kongreso intervjuante la kongresanojn kaj raportante al Radio Havano. Lívio Oliveira prezentis du projektojn: unu estis „La cifereca biblioteko”, por bitigo de libroj kaj aliaj Esperantaj verkoj. La alia temas pri „Esperanto-mapo” kaj celas montri al la mondo per Google-maps la Esperantajn asociojn, grupojn kaj aliajn organizojn de Esperantujo. La du projektoj havas partnerojn: ili estas brazila Esperanto-Ligo, Kuba EsperantoAsocio kaj Fondaĵo Sistemika.

Willian Gomes prezentis la faman kaj gravan, ne nur por brazilanoj, projekton „Programo Mia Amiko” de Adonis Saliba, la komunumon kaj la novan kurson „Ekflugo”, gvidotan de li. Cícero Carlos gvidis du bonegajn atelierojn: unu pri la „Brajla skribosistemo por Esperanto” kaj alian pri „Origamio” kun modeloj rilatantaj al la brazila kulturo, specife pri Masejoo [vd. la foton supre]. Marton Paulo faris interesan kvizon, kies temo estis: „Similecoj inter Esperanto kaj aliaj lingvoj”. Li komparis la vortprovizon de Esperanto kun diversaj lingvoj per interaga ludo. Per „Didaktikaj ludoj per LearningApps” Ladislau Afonso instruis nin uzi tiun apon por prepari IPR 2024/37

— página 8 del PDF —

diversspecajn ludojn cele lernigi la lingvon kaj iel diskonigi ĝin. Nia samideanino Tatjana Loskutova, kiu havas longan sperton en instruado de Esperanto ne nur en Rusio sed ankaŭ en aliaj landoj, prelegis pri „Defioj kaj perspektivoj de Esperanto-instruado eksterlande”. Laura Brazzabeni, instruistino de la angla kaj Esperanto en Italio, pritraktis la temon „La defioj de la angla kaj la ŝancoj de Esperanto por italaj studentoj”. Kaj fine, Álvaro Borges priparolis la agadojn de esperantistoj por diskonigi la lingvon internacian dum gravega evento en Rio de Ĵanejro, nome: Bienalo de Rio. Li montris fotojn de la pasintjara bienalo kaj invitis ĉiujn aliĝi al la venonta, en 2025, kiam Rio ricevos de UNESKO la titolon: „Internacia ĉefurbo de libro”. La 26-an de julio okazis Simpozio, kiam profesoroj kaj eksprofesoroj de pluraj universitatoj tra la mondo prelegis pri la temo „Lingvoj de instruado kaj justa edukado”. Malfermis kaj gvidis la Simpozion Fernando Pita, kiun sekvis Alessandra Madella per prezento de la „Simpoziaj Aktoj de ILEI2022/2023”. Poste Ilona Koutny prelegis pri „Profesoro István Szerdahelyi, ĝisosta pedagogo, okaze de la 100-jara jubileo”. Ŝi parolis, inter aliaj aferoj, pri lia granda kontribuo al Esperanto en Hungario kaj tutmonde [vd. la foton malsupre].

La vic-rektoro de CESMAC, Douglas Apratto, kiu de tempo al tempo vizitis nin, alvenis ĝuste ankaŭ dum Ilona prelegis. Li sidis apude kaj demandis pri ĉiuj esperantistoj kaj ĉeestaj kaj virtualaj, kiuj aperis surekrane. Li dankis kaj ne sukcesis malkaŝi sian kontentecon vidi, ke en lia universitato IPR 2024/38

— página 9 del PDF —

okazas internacia evento kun partopreno de homoj el pluraj landoj, kiuj ne havas lingvan baron. Pri „Miksita metodo por la esploro pri la lingva justeco en la eduksistemo” prelegis Vicente Manzano-Arrondo (Viko). Post li, Nina Danylyuk prezentis „La ukraina lingvo por la instruado kaj edukado en Ukrainio”. Flavio Fonseca kaj Eduardo Nadalin, kun tradukoj de Ivan Colling, prezentis portugallingve, respektive, la temojn: „Lingvo en dialogo, justa edukado en la lingvo-instruado” kaj „Lingvo kaj identeco: la vojirado de la pola en UFPR”. Fábio Roberto raportis pri „Kreado de didaktikaj kaj malmultekostaj instruiloj”. Kaj en alia momento li raportis pri la agado de „Esperanta-ambasadejo en Pouzo Alegre”, kiu danke al apogo de la urbestro fariĝas la brazila Esperanto-urbo. Sekvis prelegoj de Mireille Grosjean, kies temo estis: „Per kiu lingvo afrikaj infanoj lernu legi kaj skribi” kaj de Ivan Colling pri „Lingva diverseco en Brazilo; kunoficialigo de lingvoj, plurlingveco kaj defioj en edukado.” Fermis la Simpozian tagon la muzika prelego fare de Flávio Fonseca „Muziko kaj Edukado”, kiam li per muzikaĵoj klarigis la trajtojn kaj utilon de brazilaj kantoj tradukitaj al Esperanto en la retejo „Brazila kolekto” por la edukado. Post tiu momento, ĉar multaj prelegintoj jam estis vojaĝontaj, ni kiel danko al la kontribuintoj (almenaŭ al tiuj, kiuj ĉeestis), donacis ion por memorigi ilian partoprenon en nia ILEI-kongreso, kaj dankis pro la grandega kontribuo de ĉiuj. Ĉar la Simpozio okazis en la 26-a de julio, nia arta vespero estis festo por omaĝi la 137-jariĝon de Esperanto per Esperanto-Kuko. Ni regalis per salaĵoj kaj trinkaĵoj la ĉeestantojn, kiuj kantis gratulkanton en la lingvo de doktoro Zamenhof kaj dancis gaje. Kelkaj partoprenantoj post tio jam devis adiaŭi nin. La lasta tago estis la Ferma Ceremonio. Inter aliaj aferoj okazis la prezento de la elektita estraro, legado de la Rezolucio de la kongreso, prezento de la kongresurbo de la venontjara kongreso fare de Radojica Petroviĉ kaj simbola transdono de la flago al la LKK de la 58-a ILEIkongreso en Beogrado (Serbio). Fine, dankoj de Ahmad, Laura kaj aliaj al ĉiuj partoprenintoj kaj kontribuintoj al la sukceso de nia 57-a ILEI-kongreso. Douglas Apratto longe salutis la kongresanojn kaj gratulis la organizintojn. Krome, li promesis diskonigi Esperanton en la universitato, venontjare, per prelego en la plej granda aŭditorio de CESMAC, en la Kultura Centro João Sampaio. IPR 2024/39

— página 10 del PDF —

La kongreso estis okazo diskonigi Esperanton tra la urbo kaj ni montris al la brazila esperantistaro la rolon de ILEI. La unuafojaj kongresanoj konstatis, ke ILEI-kongreso estas evento ne nur por instruistoj, sed ankaŭ por ĉiuj esperantistoj kaj interesiĝantoj pri la lingvo internacia. Ili rimarkis, ke ne nur prelegoj pri instruaj metodoj kaj teknikoj troviĝas en ILEI-kongresoj, sed ankaŭ alitemaj prelegoj, atelieroj, kvizoj, koncertoj kaj aliaj programeroj allogaj kaj distraj. Kiel rikolton de nia semado ni rajtas citi: la entuziasmon de la partoprenintoj, kiuj jam planas partopreni en la venonta ILEI-kongreso en Beogrado/Serbio kaj kompreneble ankaŭ en la UK en Brno/Ĉeĥio, la apogon de la vic-rektoro de CESMAC por diskonigi Esperanton al siaj studentoj kaj la revigligon de la loka asocio, kiu post la pandemio lamis. Al ĉiuj kontribuintoj al la sukceso de nia kongreso, diversspecaj kunlaborintoj, la ILEI-estraro, LKK-anoj de nia loka asocio kaj niaj familianoj iras niaj specialaj dankoj. Sed meritas apartan dankon Deraldo Oliveira, neesperantisto, kiu aliĝis al la kongresa komitato kaj bone estris la teknikan parton de nia kongreso, helpe de James Piton, al kiu mi dankas ankaŭ pro la tradukoj, revizioj kaj eldono de la kongresaj poŝtmarkoj. Ankaŭ al Ciro Gomes iras nia danko, ĉar li filmis la tutan kongreson kaj alŝutis multajn fotojn al la grupo. Ni esperas revidi ĉiujn en Beogrado.

Rezolucio de la 57a ILEI-Kongreso La partoprenantoj de la 57a Kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), okazanta hibride – ĉeeste en Maceió, Brazilo, kun 27 partoprenantoj, kaj virtuale kun 57 partoprenantoj el 27 landoj tra la mondo – de la 22a ĝis la 27a de julio 2024, kun la ĉeftemo „Esperanto por justa edukado”, KONSCIANTE pri la fundamenta rolo de edukado en konstruado de pli justa kaj pli paca estonteco, kaj rekonante la gravecon de promocio de interkulturaj komunikado kaj interkompreno inter popoloj, KONSIDERANTE, ke: – Esperanto, kiel neŭtrala kaj facile lernebla lingvo, prezentas valoran ilon por superi lingvajn barojn kaj antaŭenigi internacian kunlaboron; IPR 2024/310

— página 11 del PDF —

– Instruado de Esperanto povas riĉigi la edukajn spertojn de studentoj, evoluigante iliajn lingvajn, interkulturajn kaj kognajn kapablojn; – La alpreno de Esperanto kiel komuna interlingvo en internaciaj kuntekstoj povas helpi redukti kostojn kaj plibonigi la efikecon de komunikado; KONSTATAS kun granda kontento la sukceson de la nuna ILEI-Kongreso, kiu ebligis la partoprenon kaj interagon de 84 personoj el 27 diversaj landoj; ESPRIMAS sian profundan dankon al: – CESMAC (Centro pri Superaj Studoj de Masejoo) kaj ĝia vicrektoro, d-ro Douglas Apratto Tenório, pro la malavara kaj varma gastigado de la kongreso; – Prof. Laura Brazzabeni kaj la Loka Kongresa Komitato, precipe s-ro Aristophio Andrade Alves Filho, pro la sindediĉa laboro en la organizado de ĉi tiu unika evento; – La urbo Maceió pro la gastama bonvenigo kaj subteno; SUBTENAS la gravecon de la ĉeftemo „Esperanto por justa edukado” kaj REKONAS la valorajn kontribuojn kaj diskutojn okazintajn dum la kongreso pri tiu ĉi temo; GRATULAS la sukceson de la ILEI-Simpozio, okazinta la 26an de julio 2024, koincide kun la Internacia Tago de Esperanto, kun la temo „Lingvoj de Instruado kaj Justa Edukado”; DANKAS profesoron Fernando Pita pro lia elstara laboro en la organizado de la Simpozio; BONVENIGAS la kontribuon de la nova Virina Komisiono de UEA, kiu ĉijare transprenis la jam tradician organizadon de la „Virina Agado” dum la kongresoj de ILEI, substrekante la temon „Interkultura Komunikado” ankaŭ el la virina vidpunkto per „Seminario pri Manĝ-etiketo” kaj aliaj valoraj kontribuoj dum la nuna Kongreso; DANKAS profesorinon Alessandra Madella pro ŝia modela laboro en la organizado de la Seminario;

IPR 2024/311

— página 12 del PDF —

REKOMENDAS: 1. Promocii la instruadon de Esperanto en lernejoj de ĉiuj niveloj, plifortigante ĝian rolon en la edukado de civitanoj de la mondo; 2. Instigi edukajn instituciojn inkluzivigi Esperanton en siaj studplanoj kaj organizi ankaŭ eksterlernejajn agadojn dediĉitajn al la studo kaj disvastigo de la lingvo; 3. Subteni esploradon en la kampo de Esperanto-instruado kaj la produktadon de novigaj kaj bonkvalitaj instrumaterialoj; 4. Kunlabori kun Esperanto-asocioj kaj internaciaj organizoj por antaŭenigi la uzadon de Esperanto en edukaj kaj kulturaj kampoj; 5. Alparoli la Edukministeriojn de diversaj landoj por rekoni la gravecon de Esperanto kaj alpreni konkretajn agadojn por instigi ĝian disvastiĝon; INVITAS: – Ĉiujn instruistojn integri Esperanton en siajn instruajn agadojn, uzante disponeblajn rimedojn kaj partoprenante en internaciaj kunlaboraj projektoj; – Familiojn subteni la lernadon de Esperanto de siaj infanoj, rekonante ĝiajn efikajn kaj longdaŭrajn avantaĝojn; – Internaciajn instituciojn antaŭenigi la uzadon de Esperanto kiel laborlingvon kaj subteni iniciatojn celantajn disvastigi Esperanton kaj ĝian kulturon; REEMFAZAS la engaĝiĝon de ILEI al la promocio de Esperanto kiel ilo por justa kaj egaleca edukado tutmonde; ALVOKAS ĉiujn partoprenantojn kaj ILEI-membrojn daŭrigi la laboron por antaŭenigi la celojn kaj idealojn diskutitajn dum la kongreso en siaj respektivaj komunumoj kaj edukaj medioj; KONKLUDAS, ke la instruado de Esperanto povas kontribui al konstruado de pli justa, egaleca, paca kaj helpema mondo, en kiu lingvaj diferencoj ne plu estos malhelpo al interkompreniĝo kaj internacia kunlaboro – sed nur kulturaj trezoroj, kiujn la komuna uzo de Esperanto alirebligos por ĉiuj. Akceptita en Maceió, Brazilo, la 27-an de julio 2024. IPR 2024/312

— página 13 del PDF —

Esperantaj radioelsendoj kiel efikaj lerniloj de Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ Estrarano pri Informado de Kuba Esperanto-Asocio Dum la ĉi-jara ILEI-kongreso, mi havis la eblon partopreni ĉeeste kaj prezenti kelkajn temojn, kiujn mi konsideris interesaj por la partoprenantoj. Ĉiuj tiuj temoj rilatas al mia agado kiel aktivulino kaj estrarano de Kuba Esperanto-Asocio (KEA) kaj ankaŭ rilate al mia profesio de instruistino de la hispana kiel fremda lingvo kaj kiel Esperanto helpis min tiusence.

Lige al mia agado en KEA, mi prelegis pri Radio Havano Kubo en Esperanto, kie mi estas profesia parolistino kaj kelkfoje ankaŭ redaktas pri temoj rilate al la kuba movado aŭ intervjuas kaj raportas dum kongresoj. Tion mi faras kiel konstantan agadon de antaŭ 20 jaroj, unue amatorece, poste profesie, krom kunordigo de informagadoj en landaj komunikiloj. Mi forte kredas, ke la kubaj Esperantaj radioelsendoj estas grava ilo por pli bone lerni Esperanton kaj praktiki ĝin ofte pro la fakto, ke ili aŭskulteblas unufoje ĉiusemajne, kaj ekkoni pli pri Kubo, ĝia kulturo kaj la EsperantoIPR 2024/313

— página 14 del PDF —

movado. La elsendoj estas bona ekzerco por praktiki aŭskult-komprenan kapablon. Por mi tio estis kaj estas tuttaga lernejo, kie oni povas alfronti defiojn, lerni de ili kaj fariĝi pli profesia. Unu el tiuj defioj estis, kiam komenciĝis la pandemio en 2019 kaj fariĝis tre malfacile iri al la radiostacio. Do, ni devis ekpensi kiel havi altan sonkvaliton laborante hejme. La sonteknikisto de Radio Havano Kubo en Esperanto, Alejandro Garcia, klarigis, ke ni devus sonregistri en fermitaj lokoj sen eĥoj por sukcesi. La nuraj lokoj hejme kun tia priskribo estas la ŝrankoj pro la fakto, ke ankaŭ la vestaĵoj multe helpas tiusence. Dank’ al tio ni havis bonan sonkvaliton kaj ne haltigis niajn ĉiusemajnajn radioelsendojn. Ni ĝojas, ke post 36 seninterrompaj jaroj de elsendado en Esperanto, niaj fidelaj aŭskultantoj alte aprezas nian laboron kaj sendas mesaĝojn al radiohc@enet.cu por sciigi nin pri tio kaj pri la landoj kaj regionoj, kie ili aŭskultas nin. Tio ebligas al ni havi statistikojn pri la influo de nia laboro kaj kiel gravas, ke publika radiostacio de iu lando uzas Esperanton kiel laborlingvo en tute samaj kondiĉoj kiel la aliaj por diskonigi sian voĉon al la mondo. Ankaŭ al ĉiuj kontribuantoj ni tutkore dankas pro iliaj interesaj kontribuoj kaj ilia volontula dispono kunlabori kun ni. Mi profitas la okazon por inviti vin sekvi nian programon ĉe la retejo de Radio Havano Kubo www.radiohc.cu/eo.

Manĝetiketa Seminario Alessandra MADELLA (Italio) Dum la ĉi-jara ILEI-kongreso okazis ankaŭ la Seminario pri „Interkultura Komunikado: Manĝetiketo”, gvidata de Alessandra Madella kun la helpo de Gong Xiaofeng (Arko), kiu malfermis ĝin kun enkonduka prelego pri diversaj ĉinaj manĝ-manieroj kaj -tabuoj. La ideo pri la Seminario venis de kurso pri Interkultura Komunikado, kiun Alessandra regule instruas en Ĉinio ĉe la Universitato de Zaozhuang. La temo estis specife petita de pasint-semestraj gestudentoj, kiuj venis plejmulte el la tre rit-konscia Shandong-provinco, la iama hejmloko de Konfuceo. Sed ĝi tuj ŝajnis taŭgi ankaŭ por la kongreso de ILEI, pro ĝia fokuso pri komparo de IPR 2024/314

— página 15 del PDF —

kutimoj kaj interkultura komunikado. Fakte, manĝi estas la plej natura bezono, komuna al ĉiuj homoj. Sed ĝi estas ankaŭ fundamenta parto de kulturo, ĉar diversaj manĝmanieroj difinas la identecon de apartaj homaj grupoj. Mi do baziĝis sur la sukcesa libro de Margaret Visser, instruistino pri la greka kaj la latina en kanada universitato, por montri kiel niaj manĝo-ritoj gvidas nian vivon kaj estas grava parto de interkultura komunikado. De la sinsekvo de eblaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj en itala picejo, tra la ĝusta maniero manĝi spagetojn, ĝis la vido al fromaĝo en malsamaj kulturoj, ni trairis interesan kaj bongustan pejzaĝon, kiun la brazila publiko multe aprecis, kiel estrarano Fernando Pita korekte antaŭvidis. Historie, facile montreblas, ke virinoj havis ofte pli da povo, kiam manĝetiketo plej gravis, ĉar la virina ĝentileco venkis super la vira korpa forto. Muta naturo estis arta genro, en kiu multis pentristinoj, kaj same multis la inaj aŭtoroj de fabeloj kiel Belulino kaj la Besto, en kiuj povaj feinoj gvidas siajn protektatinojn al sukceso, instruante al ili gravajn etiketajn kaj kondutajn konojn. Pro tio, la Seminario pri manĝetiketo estis ankaŭ parto de „Virina Agado” kaj taŭge malfermis ĝin Arko kiel la estrino de la nove restarigita Komisiono de „Virina Agado” ĉe UEA.

UK 2024 Arusha Malfermo Salutparolo de Mireille Grosjean nome de ILEI Saluton al ĉiuj! Mi ne membras en la Estraro de ILEI. Mi estis prezidanto de ILEI dum ok jaroj. Nun ne plu. Mi ĝojas anonci al vi nun, ke estas nova kapabla estrarano de ILEI el Afriko, Patrik Manirakiza, sekciestro de Burundo kaj kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, kiu zorgos precipe pri Afrika Agado. Sed la estraro de ILEI daŭre petis, ke mi reprezentu la Ligon ĉi tie por substreki la kontinuecon de la Agado de ILEI por Afriko tra la jaroj. Nelson Mandela diris: la plej potenca armilo por ŝanĝi la mondon estas EDUKADO. Afrika Unio deklaris la jaron 2024 JARO DE EDUKADO. La unua tanzania prezidento Julius Kambarage Nyerere tre atenteme zorgis pri la enhavo de la instruprogramoj en la lernejoj. Li subtenis la lokajn IPR 2024/315

— página 16 del PDF —

lingvojn, abunde disvastigis la uzon de la svahila lingvo. Li organizis, ke infanoj en la lernejoj malkovru novajn agrikulturajn metodojn, kaj tiuj infanoj alportis tiujn novajn farmanierojn al siaj familioj. Tiel agrikulturo bone evoluis. Li provis kunmeti disajn vilaĝojn por konstrui en ĉiu el ili lernejon kaj sanservon. Li la unua aperis en Unuiĝintaj Nacioj surhavante afrikstilajn vestaĵojn. Li estis fiera afrikano, saĝa kaj efika. La nuna mondo bezonas tiajn ŝtatestrojn. Nun aperas antaŭ ni multaj defioj. La Historio ne plu povas helpi nin trovi solvojn; ni devas esti kreemaj. Ni ĉerpu informojn kaj kuraĝon por iri novajn vojojn, ni trovu inspiron ĉe tiuj afrikaj eminentuloj, lumturoj por la tuta homaro. Ni plej zorgeme atentu pri adekvata instruado en ĉiuj eblaj lokoj, kie ni havas tiun noblan taskon. ILEI eldonis lernolibron pri EO en la svahila de Nino Vessella, kaj nun tute novan lernolibron de Joël Muhire kune kun John Magessa. Ĵus aperis nova lernolibro en la svahila en Kroatio, per la kontribuo de fama burundano Eric Nsabiyumva. Plie vi havos dum la Kongreso la eblon perfektigi viajn instrukapablojn partoprenante kurson sub la gvido de profesorino doktorino Miora Raveloharison. Vortaroj kaj lernolibroj kune kun abunda literaturo troviĝas en la Libroservo je via dispono. Mi finas menciante afrikajn proverbojn: Sidanta maljunulo vidas pli for ol staranta junulo. Mortanta maljunulo similas al brulanta biblioteko. Paŝu en la spuroj de via patro kaj ĉio iros glate por vi. Tiu ĉi proverbo ŝajnas al mi bremsa: kion faru genia infano? Ĉu tiu brila infano restu malantaŭ sia patro? Bonvolu pripensi. Mi deziras al vi fruktodonan pripensadon kaj agrablan kongreson!

„La Tago de Lernado” hibride Tradicia programero de la Universalaj Kongresoj, «La Tago de Lernado» dum la 109-a Universala Kongreso en Aruŝo, okazinta la 6-an de aŭgusto 2024 estis inter la malmultaj programeroj, kiuj okazis hibride.

IPR 2024/316

— página 17 del PDF —

Riĉa, seshora programo marde allogis plurajn kongresanojn, sed same virtualajn partoprenantojn de Brazilo, tra pluraj eŭropaj landoj kaj Irano, ĝis Japanio. La partoprenantaro vigle sekvis la prelegojn, sed same diskutojn. Enkonduke, salutvortojn adresis la prezidanto de UEA Duncan CHARTERS, kiu mem estis prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) inter 1993 kaj 1998, esprimis ĝojon pri la fakto, ke la Tago de Lernado estas grava programero de la UK-oj. Li asertis, ke la „instruado estas unu el la ĉefaj kolonoj de la strategia planado de UEA kaj ĝuste pro tio UEA kunlaboras kun ILEI por realigi strategiajn planojn de ambaŭ organizoj. Tiuj strategiaj planoj necesigas la instruadon de Esperanto en la mondo. La eksperimentoj povos esti utilaj por antaŭenigi la komprenon, ke Esperanto estas la plej efika solvo por eduki lernantojn al internacia kompreniĝo”. La prezidanto de ILEI, Ahmad Manduhi, dankis al ĉiuj, kiuj helpis al la organizado de la unua UK en Afriko, kaj la Tago de Lernado. Li, i.a. diris, ke la ĉeftemo de la ĉi-jara UK estas tre inkluziva, kaj signifohava niaepoke: „Homo, lingvo kaj medio por pli bona mondo”. Laŭ li, ni esperantistoj emfazas ĉiujn aspektojn de la kongresa ĉeftemo, t.e. ni kiel homoj, kiuj ja gravigas la mondan komunan lingvon, devas pensi ankaŭ pri nia ĉiutaga medio, en kiu ni vivas, kaj pri pli bona mondo pere de la savota medio kaj Esperanto. Li kredis, ke la prelegoj de ĉi tiu Tago estos paŝoj en tiu direkto. Mulele MBASSA prezentis la eduksistemon de Tanzanio en ĉiuj etapoj: de la infanvartejoj ĝis universitataj studoj. Mireille GROSJEAN (Svislando), kiel bona konantino pri la afrika movado, reliefigis la instruadon en Afriko kun atentigoj al defioj kaj evoluo, aldonante plurajn ekzemplojn [vd. la foton supre]. Sac. Gabriel ANDA (Kamerunio) prezentis la spertojn pri edukado de la plej junaj infanoj kadre de la antaŭ unu jaro IPR 2024/317

— página 18 del PDF —

fondita lernejo «Baba Simon», kiun subtenas IKUE. Eo-instruadon en Burundo kaj Afriko prezentis la ĵus elektita nova estrarano de ILEI kaj gvidanto de la Afrika Komisiono, Aime Patrick MANIRAKIZA (Burundo). Li ankaŭ surpodiigis e-istojn el Burundo, kiuj donis gravan kontribuon al la disvastigo de la movado kaj instruado de E-o. Ĉiuj kvar prelegoj vekis grandan intereson ĉe la ĉeesta kaj ankaŭ ĉe virtuala publiko, kiu starigis plurajn demandojn. Malgraŭ plilongigo de la antaŭpaŭza bloko, neniu bedaŭris pro la tempo, ĉar vere oni povis multon novan aŭdi kaj same multon lerni. La duan blokon de la prelegoj malfermis Miroslav MALOVEC (Ĉehio) per la prelego «Kiel oni kreas vortaron?” La prelego donis eblon iomete gustumi la eldonan agadon de la lando, kiu gastigos la 110-an UK. Stela BESENYEI-MERGER (Hungario) dum la prelego «Esperanto kaj edukado: La rolo de literaturo» apartan atenton donis al la «Bobelarto» (https://bobelarto.ink/eo/konkurso/), kaj instigis la kongresanojn verki kaj partopreni en la konkursoj. Pri profesia agado rilata al la instruado de Esperanto al la infanoj kaj junuloj laŭ la ekzemplo de la lernejo «Granda Ursino» en La Chauxde-Fonds, Svislando, rakontis Mónika Molnár [vd. la foton maldekstre]. Ŝi kunportis ankaŭ diversajn lernilojn, kiujn ŝi transdonis al la esperantistoj, kun kiuj ŝiaj lernantoj starigis korespondadon, sed ankaŭ ne mankis materialo por aliaj afrikaj e-istoj, kiuj instruas E-on. Kvankam la titolo de la prelego de Kristin TYTGAT (Belgio) «Paroliga kurso dum kongreso ĉu utila programero?» entenas demandosignon, la spertoj de la prelegantino mem, sed ankaŭ de partoprenantoj, evidentigis, ke la paroligaj kursoj ne nur estas utilaj, sed vere bonegaj rimedoj por paroligi kaj kuraĝigi e-istojn, ĉu komencantojn, ĉu tiujn, kiuj vivas ie IPR 2024/318

— página 19 del PDF —

izolitaj. La lastan prelegon «Ĉu ni forgesis pri la universalaj valoroj?» prezentis Marija BELOŠEVIĆ (Kroatio), kiu kunordigis la tutan programon. Ŝi atentigis pri la graveco de valoroj en la nuna tempo kaj ke nepras pri ili ankaŭ pensi dum la E-kursoj. Post la diskutoj, Katalin KOVÁTS donis gravajn informojn rilate edukado.net kaj KER-ekzamenojn. Marija BELOŠEVIĆ, kunordigantino de la Tago de Lernado

Komitatkunsido de UEA

Dum la ĉi-jara 109-a UK en Aruŝo, la Komitato de UEA havis nur unu kunsidon pro la fakto, ke oni decidis doni eblon al la komitatanoj kiel eble plej multe ĝui la kongreson. Vendrede iom pli ol trihora kunsido antaŭis al la komitataj forumoj pri: Kunlaborado, Informado, Eksteraj Rilatoj kaj Instruado. ILEI aparte tuŝas la lastajn du. Tiel en la «Rekomendoj al la Komitato de UEA” de la Forumo pri Eksteraj Rilatoj, oni i.a. povas legi: – kunlaboro kun ILEI por edukaj programoj de Unesko. La Forumo pri Instruado resume rekomendas: IPR 2024/319

— página 20 del PDF —

– daŭrigi la konstantan kunlaboron kun ILEI por plenumi la laborplanojn de ambaŭ asocioj; – daŭran kunlaboradon kun edukado.net kaj subtenon al la KER-ekzamenoj. Oni atentigis ankaŭ pri la neceso de longdaŭra laborgrupo por organizi internacian eksperimenton pri la valoro de Esperanto kiel lernfaciligilo por lingvoj kaj instrumento por kreskigo de interkultura kompetento. Same estis substrekita kunlaborado kun projektoj de ILEI kaj projektoj de aliaj asocioj, kiel 30 Oraj Horoj en Italio, kiun oni ĝisdatigos por etendi ĝin al aliaj landoj, se pro la rezultoj eblos peti kaj ricevi aliajn stipendiojn. Laŭ rekomendoj, gravas subteno de instruado je universitata nivelo kun pli da kunlaborado inter izolitaj universitatanoj kaj esploristoj kaj plia utiligo de la Amsterdama Katedro tiucele. Necesas trovi laŭeble programon, kiu iel anstataŭos la finiĝantan programon en Poznano. Daŭre ni devus zorgi pri nia apero en konferencoj kaj virtualaj seminarioj kaj simpozioj, kiel tiuj organizitaj de CED kaj la Novjorka oficejo de UN. Marija BELOŠEVIĆ, Komitatano A ILEI – anstataŭanto

Unika eksperimento finiĝas per bonaj rezultoj en AMU de Prof. Ilona KOUTNY, Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, AMU, en Poznano (PL) La 25-jarojn de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en la Unversitato Adam Mickiewicz (UAM aŭ AMU) ni festis per la lanĉado de magistraj Studoj pri interlingvistiko kadre de la studdirekto Lingvistiko kaj informmastrumado en 2022. La Studoj surloke, en Poznano, enhavis ne nur studobjektojn rilatajn al la lingvo, kulturo kaj movado de Esperanto kaj planlingvoj, sed ankaŭ perfektigon en la angla lingvo kaj angle informmastrumadon (ciferecan humanistikon). En la centro troviĝis ankaŭ interkultura komunikado kaj lingvopolitiko, sume, donante bonan bazon al la studentoj por trovi laboron poste. La unikaj magistraj studoj startis kun 10 ĉinaj studentoj (el kiuj 7 el la Universitato en Zaozhuang), kvankam ni atendis pli internacian grupon. Ĉiuj dek nun atingis la finon de siaj dujaraj studoj. La 27-an de junio 2024 tiuj 7 studentoj sukcese trapasis la magistran ekzamenon, kiam ili defendis IPR 2024/320

— página 21 del PDF —

siajn diplomlaboraĵojn kaj respondis al demandoj. Iliajn laboraĵojn vi povos baldaŭ legi en Edukado.net. La recenzado donis eblecon kunlabori kun eksterlandaj kolegoj (prof. Sabine Fiedler, prof. GONG Xiaofeng, d-ro Markos Kramer) kaj kun d-ro Maciej St. Zięba el Pollando (kiu instruis la studentojn en la Universitato de Zaozhuang), ili rete aliĝis al la ekzameno. Jen la temoj de la studentoj: LI Bochuan: Seksismaj elementoj en la lingvo Esperanto LIU Dehan: La rolo kaj influo de virinoj al la lingvo, literaturo kaj movado de Esperanto LONG Yunxia: Vortoprovizo de la homa vivo en temaj grupoj en la angla, Esperanto kaj la ĉina, kaj apliko en la lingvoinstruado SUN Yesheng: Ellaboro de temvortaro en la tereno de loĝado en la angla, Esperanto kaj la ĉina ZHANG Yue: Komparo de la lingva bildo de la mondo en la ĉina kaj Esperanto ZHAO Yanan: Reflektiĝo de la ĉina kulturo en Esperantaj tekstoj ZHU Xinlei: Elektitaj bibliotekaj kolektaĵoj pri Esperanto kaj interlingvistiko Ĉiuj studentoj esprimis la deziron plu kunlabori, en la vortara projekto de Ilona Koutny aŭ plu esplori kaj verki artikolon el sia temo. Iuj povas dungiĝi en la Universitato en Zaozhuang, en la Esperanto-Muzeo, kaj pensas eĉ pri doktoriĝo en AMU. Ili donos freŝan forton por la ĉina movado. Tuj antaŭ la ekzameno aperis la Angla-Esperanta-Ĉina etvortaro pri Homa vivo kaj Loĝado. Temas pri la aktualigita kaj ĉinigita versio de la Angla-Esperanta-Hungara etvortaro de Ilona Koutny. Du studentoj el la magistra interlingvistika grupo, LONG Yunxia (Nuba) kaj SUN Yesheng (Suno) pretigis la ĉinajn versiojn, kontrolis ilin GONG Xiaofeng (Arko). En la libreto troviĝas ankaŭ ekzercoj por uzi la vortaron en progresanta nivelo de Esperanto – kion la studentoj povis sperti. En julio aperis ankaŭ la alia volumo de la temvortaro: AnglaEsperanta-Ĉina etvortaro pri Lernado kaj Laboro danke al la kunlaboro de aliaj du studentoj: YU Jianchao (Terana) el la postdiploma interlingvistika grupo kaj ZHANG Changsheng (Longarko) el la Instruista trejnado, kontrolis ilin LI Weilun. La ĉina versio estas parto de ilia diplomlaboraĵo. IPR 2024/321

— página 22 del PDF —

Ankaŭ tiun ĉi vortaron kompletigas leksikaj kaj komunikaj taskoj pretigitaj de Ilona Koutny. Same en julio du aliaj studentoj trapasis la magistran ekzamenon, kiujn prijuĝis d-ino Alessandra Madella kaj prof. Bengt-Arne Wickström. Iliaj temoj estas: ZHANG Heyi: Propedeŭtika valoro de Esperanto por ĉinaj lernantoj por lerni la anglan, XIE Tianci: Komparo de la angla kaj Esperanto kiel internaciaj lingvoj.

La 3 aŭtoroj: Nuba kies diplomlaboraĵo estis la vortara ĉapitro pri homa vivo kun enkonduka parto pri la uzo de temvortaroj en la instruado kaj tradukaj problemoj pro la malsamaj kulturoj; Ilona Koutny; Suno kies diplomlaboraĵo estis la vortara ĉapitro pri loĝado kun enkonduka parto pri ĉinaj-Esperantaj vortaroj kaj tradukaj problemoj en la ĉapitro pro la malsamaj kulturoj. IPR 2024/322

— página 23 del PDF —

P.S. Kaze de la dua anonco de la studoj en 2023 – post sukcesa unua jaro – neniu esperantisto aliĝis krom 5 ĉinaj studentoj, kio ne sufiĉis por startigi la sekvan grupon. UAM fermis la studojn. La nuna realigo restos unika, tre pozitiva, eksperimento.

La apo LearningApps por Esperantaj didaktikaj ludoj de Ladislau AFONSO (Brazilo) Enkonduko Ĉiuj agnoskas, ke didaktikaj ludoj povas helpi lernantojn plibonigi sian lingvonivelon laŭ pli facila maniero. Ili plej ofte rolas en la individua lernado aŭ aplikado de la lingvo. Ĉar la plejmulto de la homoj adaptiĝis al uzo de komputilo, tabulkomputilo, saĝtelefono ktp, tial estas tre oportune, ke esperantistoj havigu al la nunaj kaj venontaj generacioj tiajn rimedojn por disvastigi Esperanton. Sur la paĝo 158 de la Manlibro pri instruado de Esperanto estas skribite: „La vorto ludo aludas al tio, ke la agado estas tamen ‘ne tiom serioza’ kiom la lernado mem, la partopreno kaj atingita rezulto ne estas taksataj per la kutimaj notoj, la ‘ludantoj’ estas liberaj, povas preni riskojn sen vere perdi aŭ esti punitaj…” Pri LearningApps ‘LearningApps.org’ estas retejo 2.0 por krei malgrandajn interagajn erojn, kiuj povas esti integrataj rekte en lernan enhavon kaj uzataj por subteni instru-lernajn procedojn. La konstrueroj ankaŭ povas esti ŝanĝitaj aŭ rekreitaj interrete. Eblas aliĝi al „learningApps.org” senpage. La registriĝo permesas konservi la ludojn, kiujn ni faris. Pli ol 350 ludoj en Esperanto troviĝas en la reto, kaj oni povas uzi ilin por helpi instruadon, allogi kaj interesi gelernantojn. Vidu tiujn ludojn en la retpaĝo: (https://learningapps.org/user/ladislau). En la retejo supre maldekstre troviĝas lupeo (Trovi en apo), tie oni povas serĉi ludojn jam kreitajn en diversaj lingvoj. Simple tajpu vortojn pri la temo, kiun vi volas trovi. Alklaku sur la butonon „Vidu Apon”, kaj aperos ĝenerala paĝo por koni la ludojn; sur la ekrano aperas la ludoj disponeblaj. IPR 2024/323

— página 24 del PDF —

Oni povas ŝanĝi la lingvon por koni aliajn ludojn disvolviĝintajn en aliaj landoj. Tial vi havas pli grandan elekteblecon de alispecaj variantoj. Per la nova elektita lingvo, vi konstatos, ke la montritaj ekzemploj de ludoj estas malsamaj ol la aperantaj en via denaska lingvo. La ludoj, kiujn vi opinias taŭgaj por via instrucelo, meritas esperantigon. Antaŭ ol komenci la kreadon de ludo oni devas elekti la lingvon. La platformo ebligas uzon de pluraj lingvoj, sed Esperanto ankoraŭ ne troviĝas inter ili. En tiu elektita lingvo aperos la ĉefaj instrukcioj de la ludo. Kiam vi serĉas ludon, eblas elekti la nivelon de la ludo, de baza ĝis profesia. Trovu la vorton stadio/etapo, kie eblas filtri la nivelojn. Tiu ago difinos ludojn, kiuj aperos por vi. Se oni elektas la profesian nivelon, ĉiuj niveloj, sendistinge, aperos dum via serĉado. Per tiu apo oni povas krei plurnivelajn testojn, kiujn kandidatoj de KER-ekzamenoj devas lerni. Elektu kategorion por filtri temojn de via intereso:

La butono skribita kategorio aliras al aparta karakterizaĵo de tiu aplikaĵo. Ekzemple oni povas elekti inter pluraj fakoj, kiel historio, arto, ekonomio, scienco, geografio, muziko, literaturo, filozofio, matematiko, teknologio, lingvo ktp. IPR 2024/324

— página 25 del PDF —

Post tiu esploro, per alklako sur la butono de la elektita kategorio, aperos malsupre pluraj ludoj, kiuj rilatas al via elekto. Per tiu butono „vidu apon”oni vidas la paĝon de ĝeneralaj apoj pli detale. Ĉiu ludo estas montrata per bildeto. Alklaku sur la bildeto kaj aperos detala paĝo de la koncerna ludo. Se aperos instrukciaj paŝoj per teksto, oni legu ĝin kaj poste devas konsenti por fermi ĝin. Poste serĉu la bluan butonon, ĝenerale, malsupre kaj dekstre kaj premu ĝin per muso por komenci la ludon. Ĉiu apo permesas rekreadon de ĝia enhavo. Kreado de ludoj kaj modeloj Per la modelo de la malfermita apo oni povas rekrei novan personan apon. La programo permesas aldoni bildojn kaj skribi tekstojn. La butono, kiu ebligas rekrei, estas: krei similan aplikaĵon. Atinginte tiun punkton, eblas esperantigi la tekstojn. Vi devas traduki ĉiujn vortojn permesitajn de la programo. Ekzistas pluraj modeloj. Ĉar ĉiu modelo havas apartajn karakterizaĵojn, tial vi povas elekti ilin laŭ la nivelo de via ludo kaj la celo de viaj gramatikaj instruoj. Premante sur la butono kun la nomo: ekzemplo, eblas rigardi la ekzemplojn kreitajn laŭ antaŭe elektita modelo. Vidu la tipojn de la modeloj: Parigado – Per tiu tipo de ludo oni povas elekti unu temon. Oni devas elekti la bildojn kaj respektivajn vortojn, per kiuj oni volas ekzerci sin pri la vortoprovizo. Sufiĉas, ke la uzanto kunligu, per la muso, la bildon kaj la tekston. Se la respondo estas ĝusta, la paro malaperas – vi devas elekti tiun opcion dum la kreado. Se la respondo estas malĝusta, la bildlimoj de la paroj fariĝas ruĝaj. Eblas refari la mispaŝojn aŭ daŭrigi la ludadon. Interrilato de informoj kun bildo. Oni devas meti fiksilojn sur la parton de la dezirata ero de la bildo kaj poste skribi vortojn koncernajn al tiu ero. La frazoj rakontas, priskribas ion kaj vi devas asocii ĝin kun la bildo. Oni povas konsideri tiun modelon ankaŭ kiel tipon de parigado. Vortoserĉado – tiu tipo estas tre alloga kaj, per ĝi, novaj vortoj estas enkondukitaj. Defiu vian menson kaj pligrandigu vian vortprovizon. La aplikaĵo kreas kadron kaj oni devas serĉi la vortojn troviĝantajn horizontale, vertikale kaj eĉ diagonale. IPR 2024/325

— página 26 del PDF —

Memorludo – Per tiu ĉi tipo, oni povas facile krei ludon por plibonigi la vortoprovizon kaj samtempe amuzi la gelernantojn. Alia avantaĝo de tiu ĉi tipo de ludo estas ekzercado de neŭronoj per stimulado de nia memorkapablo. Oni povas elekti temojn, per kiuj, krom pligrandigi la vortoprovizon, eblas klerigi la ludantojn. Ordigo de aferoj laŭ kronologia aŭ historia sinsekvo. Krucvorto aŭ krucvortenigmo – tiu fama distraĵo, kies celo estas plenigi la kampojn de dudimensia krado per literoj, tiel ke horizontale kaj vertikale aperas vortoj kun antaŭdifinita signifo. Tiu tipo de ludo ebligas uzi diversajn temojn por efike lernigi dum ĝojaj kaj plezurigaj momentoj. Krucvortoj estas tre ofta ŝatokupo en gazetoj kaj revuoj kaj ankaŭ tre popularaj en la interreto. La celo estas trovi ĉiujn vortojn, dum ni uzas la disponeblajn helpilojn. Ĉar iuj vortoj estas plenigitaj, kelkaj literoj de aliaj vortoj aŭtomate aperas, kio faciligas solvi la enigmojn. Kreado de originalaj ludoj Nun sekvos la paŝoj por kreado de originalaj ludoj. Unue alklaku la butonon ”Krei aplikaĵon”. Krom rekrei la ekzistantajn apojn kiel modelojn, oni povas uzi malplenajn modelojn por krei originalan apon. La butono Krei Apon ebligas fari tion; la modeloj montriĝas ankaŭ per bildetoj. Poste oni devas elekti la modelon. Alklaku la elektitan tipon kaj aperos ekzemploj. Elektu unu el la ekzemploj disponigitaj kaj alklaku „krei novan apon”. En la sekva paŝo oni devas krei taŭgan titolon. Alklaku ‘elektu bildon’, vi jam devas havi en via komputilo la bildojn antaŭe elŝutitajn kaj poste vi alŝutu la adekvatan bildon. Metu la „fiksilon” en formato de pinglo sur la koncernan lokon, kiun vi antaŭdecidis por fari vian didaktikan ekzercon. Eĉ se vi ne finis tajpi aŭ redakti ĉiujn erojn, estas prudente konservi la jam faritajn paŝojn. Alklaku nun sur la vorto „Teksto”. Enskribu la koncernan tekston. Kompletigu la ludon per aldonoj de aliaj „pingloj” kaj tekstoj. Antaŭ ol publikigi vian ludon, vi devas testi ĝin kaj certiĝi, ĉu ĉio estas en ordo. Alia paŝo estas skribi tekston en la komenco de la ludo por klarigi al la ludantoj pri la farotaj paŝoj aŭ vi povas skribi tekston pri la temo de la ludo. Alklaku la butonon „fini”, kiam vi finas la kreadon.

IPR 2024/326

— página 27 del PDF —

Konservado kaj disvastigado de la ludoj Post la kompleta aldono de informoj, oni devas konservi ilin kaj la ludo aperos en la kolekton de la konto, kiun oni jam registris. Post tiuj laboroj ne forgesu, ke via ludo estas destinita al la tuta mondo; nun faru la paŝojn por ke la ludo iĝu publika. Kiam vi faris tion, via ludo aperos mondskale en la reto. Kiam vi signos tiun opcion, aperos la venontaj postuloj: TITOLO: Skribu taŭgan titolon por via ludo. Tiu nomo estas grava por la esploro de uzanto. Kiam li/ŝi serĉos ludon, tiu titolo de la ludo helpos trovi la esploratan temon. KATEGORIO: En tiu ĉi paŝo, oni devas elekti inter pluraj neŝanĝeblaj kategorioj. Tiuj kategorioj montras lingvojn kaj fakojn kiel historio, scienco, muziko ktp. Mi elektas alian lingvon, ĉar, kiam uzantoj esploras ludojn laŭ lingvo, la ŝanĉo trovi Esperanton per tiu ĉi opcio estas pli granda. Tiu elekto influas la serĉadon de ludo laŭ kategorio. SUBKATEGORIO: Tie ĉi eblas tajpi kaj aldoni tekston. Mi preskaŭ ĉiam aldonas la vorton Esperanto por plifaciligi, ke aliaj trovu tian ludon faritan en la internacia lingvo. „ETIKEDOJ AŬ TAGS”: Ankaŭ tie ĉi eblas ŝanĝi kaj aldoni novan tekston. Preferinde skribu ion, kio faciligos la eltrovon de via ludo. Se oni skribas „Esperanto”, tio estas kroma provo atingi nian celon, kiu estas disvastigi kaj lernigi ĝin. NIVELO: En tiu ĉi paŝo oni devas elekti la nivelon de la ludo. Estas kvin niveloj de la baza ĝis la profesia edukado. Por fini la plenigon de postuloj por la konservado mondskale oni devas marki la du kvadratetojn por peti la akcepton de la ludo fare de la teamo de tiu aplikaĵo. Kiam vi faris tion, la butono SENDU PERMESON aktiviĝas kaj estas la momento por alklaki sur ĝi por submeti la ludon al kontrolo de la teamo. En la opcio „konta agordo” estas montrate, kiom da fojoj viaj kreitaj ludoj estas viditaj. Kiam la rezulto atingas la kvanton de 100, 500 aŭ mil fojoj, vi ricevas aŭtomatan mesaĝon en vian retpoŝton, fare de la teamo, por gratuli vin. La „okuleto” montras, kiomfoje la uzantoj ludis per tiu didaktika rimedo, kio ebligas kontroli, ĉu la ludo estas bone akceptita de la publiko. Tiuj estas la ligiloj por kopii kaj plusendi la ludojn al viaj kontaktoj. La IPR 2024/327

— página 28 del PDF —

kreanto de ludoj povas disvastigi la ludojn en siaj retoj de amikoj. Krom tio oni povas aldoni la apon al alia retejo. Konkludo Didaktikajn ludojn oni aplikas kadre de instruado. Per ili oni ne nur malstreĉiĝas, sed ankaŭ ekzercas sin pri lingvaj elementoj. Kiel aŭtomataj ekzercoj, eblas fari parigadon, pendumilon, reordigon. Kiel duon-aŭtomataj ekzercoj, eblas fari kompletigon de frazo, demandojn kun opcioj de respondoj. Kaj al la ne-aŭtomataj ekzercoj, kiuj havas demandojn, eblas aldoni tekston kaj fari demandojn (ĉu, kio, kiu, kiom da, kie ktp.) Krom la enhavo de lingva gramatiko, per tiuj ludoj eblas esplori la movadon, kulturon kaj historion de Esperanto.

El la landoj kaj sekcioj… Ĉinio Mi profitas multe de la Esperanta Plaĝo Saluton, geamikoj, mi estas Jadina, mi venis el la urbo Taiyuan, Shanxiprovinco, Ĉinio, kaj estas instruistino de Esperanto en la Elementa Lernejo Baiyangshujie, kiu tre famas en la ĉina Esperanto-rondo. Por perfektigi mian lingvo-posedon kaj profundigi la E-instruadon en nia lernejo, en aprilo ĉi-jare mi speciale venis al la bela urbo Valencio de Hispanio por partopreni en la paroliga kurso gvidata de profesoro Dennis Keefe. La kurso okazis jam en lastaj jaroj, trifoje po du monatoj. Ĝis nun tri ĉinoj, venintaj el Wuhan, Chongqing, Taiyuan, partoprenis en ĝi kaj mi estas la tria inter ili. Eble pro tio, ke la mediteranea urbo Valencio havas komfortan klimaton, belajn pejzaĝojn, longan historion kaj aktivajn esperantistojn kaj tre oportunas al la Esperanto-trejnado, la esperantistoj donis al ĝi la nomon Esperanto-plaĝo. En la kurso, la lecionaro estas aranĝita science, abunde kaj riĉe. En la komenca monato nia ĉefa tasko koncentriĝas al lernado de BEK-kursaj lecionoj, okhore ĉiutage, krome ni ankoraŭ havas ekskurson kaj renkontiĝon kun lokaj esperantistoj unufoje ĉiu-semajne. En la sekvanta monato, la lecionaro pli profundiĝas kaj riĉiĝas. Krom la lernado de lego-libroj bone kompilitaj de Dennis, nome Literaturo kaj la Vortlernigilo, ni ankoraŭ devas IPR 2024/328

— página 29 del PDF —

lerni didaktikon kaj partopreni en praktikaj aktivadoj, ekzemple viziti muzeon, pitoreskajn lokojn, partopreni en aranĝoj de lokaj esperantistoj kaj tradiciaj festoj ktp. Tio pli helpas mian lingvo-lernadon, kaj pere de ĝi mi vere spertas la tradiciajn valenciajn vivon kaj kulturon. Nun, kvankam mia du-monata lernado ankoraŭ ne tute finiĝis, tamen mi jam sentas, ke mi multe progresis kaj havas kuraĝon kaj memfidon en parolado de nia lingvo. Ĉe la fino, mi volas danki al Dennis pro la Esperanto-plaĝo, kie mi konatiĝis kun multaj amikoj. Samtempe mi devas danki ankaŭ nian lernejon Baiyangshujie, kiu esperantistigis min kaj donis al mi ŝancon pli vastigi mian scion pri Esperanto kaj la mondo, kaj ĉiujn samideanojn, kiuj donis al mi subtenojn de ĉiuj flankoj. Ĝis, miaj karaj amikoj. Unua somera infana tendaro pri fremdlingvoj en Zaozhuang De la 5-a ĝis la 10-a de julio 2024, 14 infanoj partoprenis en tendaro organizita de la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang-Universitato. Inter multaj agadoj estis gustumado de 4 fremdaj lingvoj: Esperanto, la angla, la itala kaj la korea. La celo estis doni al la infanoj la eblon sperti komunikadon en diversaj lingvoj. Krom mi, instruis s-roj Semio (Sun Mingxiao), Dekmil, Choi Manwon el Koreio kaj John Huang el Kanado, prezidanto de la Nordamerika sekcio de IKEF. La lecionoj okazis Esperanto-Muzeo.

en

la

Infano ludas kun la packolomboj en la EsperantoMuzeo dum paŭzo

IPR 2024/329

— página 30 del PDF —

S-ro Semio printas specialajn Esperantajn t-ĉemizojn por la gelernantoj.

Burundo La Feliĉa Konsiderado de la Infanlerneja Jaro ĉe „La Espero”. La 28-an de junio 2024, la infanĝardeno „La Espero” en Rumonge festis triumfan finon de la lerneja jaro 2023-2024. La ceremonio, plena de ĝojo kaj kuraĝo, spegulis la sukceson kaj kreskon de ĉiuj partoprenantoj dum la lasta lerneja periodo. 1. Gratulaj vortoj de la direktorino La ceremonion malfermis la direktorino de la infanĝardeno, esprimante sian tutan dankon al ĉiuj ĉeestantoj, precipe al la gepatroj kaj lernejaj aŭtoritatoj. Ŝi substrekis la engaĝiĝon de la gepatroj en la edukado de iliaj infanoj kaj dankis la lernejan administracion pro ilia gvidado kaj vizio. 2. Infanludoj kaj talentmontrado Post la emociaj vortoj de la direktorino, la infanoj kun granda entuziasmo partoprenis en la ludoj kaj montris sian talenton per kantoj, recitadoj kaj IPR 2024/330

— página 31 del PDF —

Esperantaj salutoj. Iliaj prezentadoj brilis per kreemo kaj progresado, montrante la rezultojn de bonega edukado kaj atento de la instruistoj. 3. Aplaŭdis la Asocio ANEB La nacia asocio de Burundo (ANEB), reprezentata de sinjoroj Pamphile kaj Hassano, adresis dankvortojn al la instruistoj kaj infanoj por ilia nekredebla kapablo kaj evoluo dum tiu jaro. La reprezentantoj de la asocio emfazis la gravecon de la edukada komunumo kaj la subteno de gepatroj por la edukado de siaj infanoj. Ili ankaŭ profunde dankis ĉiujn organizojn kaj individuojn, kiuj ne nur havas grandan influon en la evoluo de niaj programoj, sed ankaŭ konstante donas sian subtenon. Per la konstanta helpo, ni povas plenumi niajn misiojn kaj provizi altkvalitan edukadon al la infanoj en la infanĝardeno. 4. Vortoj de deziro kaj sntaŭvido Unu el la gepatroj esprimis profundan dankon al la lerneja administracio kaj prezentis sian deziron pri la estonta evoluo de la infanlernejo „La Espero” per enkonduko de bazlerneja sekcio. La gepatroj certigis sian subtenon kaj kredon, ke la lernejo povos plu prosperi sub la zorgado de la aŭtoritatoj. La gepatroj diras, ke post la tria klaso de „La Espero”, ili alportas siajn infanojn al aliaj lernejoj, ĉar „La Espero” ne havas bazlernejon. 5. Finaj ceremonioj kaj donacoj La ceremonio atingis klimakson per la disdonado de lernejaj bultenoj kaj donacoj al la infanoj, kio simbolis solidarecon kaj subtenon de la komunumo. Ĉi tiu momento de donaco kaj bonvolo estis la perfekta finaĵo de la lerneja jaro. La fina vorto de la ceremonio estis esperplena, asertante ke la infanĝardeno „La Espero” restos brila stelo en la vivo de ĉiuj infanoj kaj ke la komunumo estas unuigita por la bono de ĉiuj ĝiaj membroj. Tiel, kun ĝojo kaj gratuloj, la infanlerneja jaro 2023-2024 ĉe „La Espero” finiĝis, lasante post si sentojn de kontenteco kaj antaŭvido pri la estontaj sukcesoj kaj pliboniĝoj en la lernmedio. 6. Vizio por la estonteco La ceremonio ne nur festis la pasintan jaron, sed ankaŭ lanĉis novajn projektojn kaj iniciatojn por plibonigi la edukan spacon. La EsperantoCentro de Rumonge nuntempe gastigas la infanlernejon kaj tre baldaŭ gastigos komputilcentron.

IPR 2024/331

— página 32 del PDF —

Ni planas ankaŭ aliajn projektojn celantajn junularon kaj virinojn, kiel kudraj metiejoj kaj aliaj similaj iniciatoj. Ĉi tiuj klopodoj celas plifortigi la kapablojn kaj ŝancojn disponeblajn al ĉi tiuj grupoj, tiel kontribuante al ilia persona kaj profesia evoluo en nia komunumo. Ĉi tiuj projektoj celas ne nur provizi ŝancon por ludi kaj lerni, sed ankaŭ kontribui al la socia kaj kultura evoluo de la kvartalo. Ni ĝojas anonci kaj alvoki ĉiujn pri la eblo partopreni en speciala projekto ĉe la Esperanto-Centro de Rumonge. Ni serĉas entuziasmajn kaj kapablajn volontulojn, kiuj povas kaj volas kunlabori kun ni por plenumi gravajn taskojn kaj iniciatojn en nia komunumo. Ĉu vi estas organizo, asocio Esperanta aŭ neEsperanta, aŭ simple individuo kun intereso helpi kaj plifortigi nian centron kaj subteni niajn ĉiutagajn agadojn? Bonvolu kontakti nin, se vi interesiĝas partopreni en tiu ĉi bona afero, aŭ se estas proponoj, konsiloj ktp. Kun via helpo ni povos plu kreskigi kaj prosperigi nian komunumon kaj la valoron de Esperanto en la regiono. Hassano NTAHONSIGAYE <hasanntaho@gmail.com>

IPR 2024/332

— página 33 del PDF —

Francio Saluton, karaj geamikoj! Vi trovos sube artikolon verkitan de unu el miaj eksaj gelernantoj de la Esperanto-ateliero de mia mez-lernejo en Salins-lesBains (Francio). Basile ĵus abiturientiĝis. Li estas ano de Amika Rondo kaj do de JEFO (Junulara Esperanta Franca Organizo). Dum tiu ĉi somero li zorgis pri infanoj kaj prezentis al ili Esperanton. Tio okazis kun Asocio „Rougemont Loisirs” de la 13-a ĝis la 27-a de julio 2024 proksime de Censeau (Ĵuraso, Francio). Emmanuel Desbrières

„Mi nomiĝas Basile kaj ĉi-somere mi zorgis pri tendaro kun infanoj de ses ĝis dekkvar jaroj. Dum la tendaro, ni multe ludis en la arbaro kaj kelkfoje la infanoj elektis sian okupiĝon. Kompreneble, mi proponis Esperantomalkovron. Fakte, mi lernas tiun lingvon ekde dek monatoj kaj de tiu momento mi deziras vojaĝi kaj partopreni Esperantan kongreson aŭ aliajn eventojn. Do evidente, ni parolis kun la infanoj pri tio, kion la Esperanta lingvo ebligas. Ĉar la forĝisto ne iĝas forĝisto danke al magio, ni babilis rekte en Esperanto. IPR 2024/333

— página 34 del PDF —

Ili tre ŝatis tiujn prezentojn! Mi faris du atelierojn, kaj proksimume dek infanoj partoprenis. Poste, la infanoj montris la mojosajn Esperantajn kalendarojn al aliaj, kiuj ne partoprenis en la prezentoj, kaj kelkaj aliaj infanoj petis de mi Esperanto-babiladon!”

Serbio Kvarpersona grupo el Serbio ĉi-jare partoprenis en Maratona kurso en Greziljono. Danijela PETROVIĆ kaj Tijana UGARKOVIĆ ĉeestis helpe de Serbia E-Ligo. Ili frekventis konversacian B-kurson, kiun gvidis Radojica PETROVIĆ el Serbio, kaj Nedeljka LOŽAJIĆ frekventis C-kurson, kiun gvidis profesorino Ilona KOUTNY.

IPR 2024/334

— página 35 del PDF —

La kursprelegoj okazis ĉiutage antaŭtagmeze. La studgrupoj ne estis grandaj kaj ni povis plene sekvi kaj aktive partopreni en la instruhoroj. Dum la B-kurso, la studantoj verkis rakontetojn, eseojn kaj traktis gramatikajn temojn. La C-kurso estis pli interaktiva kaj ĉefe oni traktis temvortarojn kaj interparolis pri kulturaj similaĵoj kaj diferencoj. Dum la posttagmezoj ni vizitadis allogajn lokojn. Interalie, ni vizitis mezepokan apotekon, du malnovajn kastelojn kaj dum Nacia festo, la 14-an de julio, ni perpiede iris al Bogue, kie oni prezentis mezepokajn dancojn. Ankaŭ pluraj el ni dancis helpe de francaj dancistoj kaj tio estis speciala travivaĵo. Ni havis la eblon posttagmeze kaj vespere aŭskulti prelegojn pri kulturo, komunikado, pri Aŭstralio, Stutgarto… La arta programo estis interesa kaj tiam ni aŭskultis muzikajn programerojn, kiujn plenumis Danijela, kiu ludis pianon. Stano el Britio kantis kaj kantigis ĉiujn. Nedeljka kantis kelkajn kantojn en Esperanto akompanante sin per gitaro. Bert tralegis vive rakonton de Mopasan (Guy de Maupassant), Roberto deklamis poemon de Tin Ujeviĉ kaj Verner el Germanio prezentis filmeton, kiu estis prezentita en Festivalo okaze de la 125-jariĝo de Esperanto. Ni promenis ĉiutage en bela naturo for de la urba bruo kaj trafiko. La kastelo, kie ĉio okazis, estis agrabla loko kaj la etoso estis vere amika. Ni kunportis belajn memorojn de tie kaj, espereble, ni denove havos okazon ĉeesti similan eventon. Ĉeestintoj el Serbio En aprilo finiĝis kvin plurmonataj kursoj de kaj pri Esperanto, kiujn organizis la Sekcio de esperantistaj instruistoj de Serbio (SEIS) kaj pri kies komenco ni jam raportis en IPR 2023/4: kursoj por komencantoj – vidantoj kaj nevidantoj, B-konversacia kurso, B-tradukekzercoj kaj internacia kurso „Pri la historio de la Esperanta Literaturo”. Partoprenintoj en tiu lasta, priliteratura prelegserio ricevis ciferecajn atestilojn pri la partopreno en PDFformato, legebla ankaŭ por blinduloj. La kursfinintoj de aliaj kvar kursoj povis ekzameniĝi ĉeeste aŭ rete. La ĉeesta ekzameno estis okazigita en Beogrado, la 1-an de junio 2024. En ĝi partoprenis tri kandidatoj, kiuj sukcese trapasis la skriban kaj parolan partojn de la ekzameno: Tijana UGARKOVIĆ (A-nivelo), Danijela PETROVIĆ kaj Lorijan POPI (B-konversacia). Unu semajnon poste okazis B-konversacia ekzameno por la dua grupo de kandidatoj, rete, pere de Zoom. La 8-an de IPR 2024/335

— página 36 del PDF —

junio sukcese ekzameniĝis tri eksterlandaj kursanoj: Stevan KLJAIĆ (Montenegro), Mira MAKIVIĆ (Bosnio kaj Hercegovino) kaj Sophie RENAULT (Francio). Kvankam ne ĉiuj kursfinintoj deziris pritaksi sian scion pere de ekzameno, restis ankoraŭ interesiĝantoj por ekzameniĝi aŭtune, tiuj por kiuj ne konvenis la menciitaj datoj. Atestiloj por ĉiuj ekzameniĝintoj estis solene enmanigitaj en Beogrado (Zemuno) en aŭgusto, dum la fermo de la kombinita evento „Interkulture kaj inkluzive“ – Internacia kongreso de blindaj esperantistoj kaj aldonaj eventoj. Aranka LASLO

Tanzanio La trejnseminario por Esperanto-instruistoj okazis de dimanĉo la 4-a ĝis vendredo la 9-a de aŭgusto 2024 dum la 109-a Universala Kongreso de Esperanto en Aruŝo, Tanzanio. Ĉiun tagon la sesio daŭris 90 minutojn. La ĉefaj organizantinoj de tiu trejnseminario estas Miora RAVELOHARISON kaj Mireille GROSJEAN. Nia ĉefa celo estis trejni geesperantistojn por igi ilin spertaj lingvoinstruantoj kaj provizi ilin per scioj kaj kapablecoj por instrui Esperanton al komencantoj. Ĉeestis ĉi tiun seminarion 56 instruantoj el diversaj landoj: Belgio, Burundo, Ĉeĥio, Ĉinio, DR Kongo, Francio, Germanio, Japanio, Kenjo, Madagaskaro, Rumanio, Sud-Afriko, Svislando, Tanzanio.

12 el ili partoprenis en la kvin kompletaj sesioj kaj ricevis la atestilojn. Duncan Charters, la prezidanto de UEA, Mireille Grosjean, eksprezidanto de IPR 2024/336

— página 37 del PDF —

ILEI, Aurora BUTE kaj Miora RAVELOHARISON disdonis la atestilojn dum la lasta sesio de tiu trejnseminario. La trejniĝintoj ricevis malsamajn, novajn kaj interesajn spertojn de kvin trejnistoj. Per mallongaj teorioj pri instruado, instru-provado, trejnado, praktikado, kundivido kaj gruplaboroj, la kvin malsamaj gvidantoj riĉigis la kvin sesiojn de la trejnseminario. La partoprenantoj sekvis la trejnadojn entuziasme kaj pretas sekvi ĉiujn ricevitajn konsilojn. Ili deziras la daŭrigon de tiu trejnado por altigi la esperantan eduknivelon. Do, ni devas pensi pri tio kiel efektivigi tiun plenumeblan deziron. «Kiam instruantoj estas bone kaj taŭge trejnitaj, la nivelo kaj la estonteco de Esperanto-instruado estas certigitaj». Miora RAVELOHARISON

AMO-seminario ĝis la fino de 2024 Septembre okazos seminario en Albanio kun la temo ‘La Esperantoinstruado kaj ties defioj en la aktualeco’. Okazos seminario en Kulturcentro Greziljono, Francio, inter la 21-a kaj 30a de oktobro. La temo estos pri junulara agado. Novembre, inter la 11-a kaj 14-a, okazos la kutima seminario en Kroatio, kun temo rilate al bibliotekoj kaj literaturo. Tio okazos sub la gvido de la aktiva AMO-komisionano Marija Beloŝeviĉ kadre de evento pri la agado de Luĉija Borĉiĉ. Decembre heroldos la bonvenigon de nova lando al la familio de AMO: Armenio, la temo estos: ’Kiel organizi Eo-vojaĝojn kaj turismajn ekskursojn’. La seminario okazos kadre de ilia Zamenhof-taga festado. Sekve la nombro de seminaroj okazintaj depost marto 2014 estos jarfine inter 113 kaj 116. Klopodoj pri AMO-seminarioj en Ĉinio kaj Kanado bedaŭrinde ne rikoltis sukceson. Stefan MACGILL

INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez., dumtempe pluservanta ĝis la venonta elekto) Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Simon Smits, Nvard Manveljan. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Oberrauch, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill.

IPR 2024/337

— página 38 del PDF —

Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Kristin Tytgat, Vicente ManzanoArrondo, Radojica Petrović, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 15) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983. Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la retpaĝon de UEA. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Fernando Pita. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Albert Stalin Garrido. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Ahmad Reza Mamduhi. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): prez. Nedeljka Ložajić, nedeljkalozajic@gmail.com. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj) UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Alessandra Madella, a.madella@tiscali.it, Didier Janot, didier.janot@gmail.com, Emmanuel Desbrières kaj Maximiliano Garcia. kaj aliaj Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 25 € en A-landoj kaj 12,50 € en B-landoj, kun ricevo de 4 paperaj kaj bitaj numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj kaj 6,25 € por la B-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera (kune kun la bita) kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA bita kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Lando-kategorioj: B-landoj: iamaj

IPR 2024/338

— página 39 del PDF —

socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.), Afriko, Ameriko (escepte de Usono kaj Kanado), Kiribati, PapuoNov-Gvineo, Solomonoj, Vanuatuo en Oceanio. A-landoj: ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, ilei.kasisto@gmail.com. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de via sekciestro aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la sekciestro alvenos al ILEI kune kun tiuj de la aliaj membroj de la sekcio. Vi jam estos en la sekcia listo kaj ne devos mem sendi la aliĝ- aŭ la abonformularon. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Se vi ne mem posedas UEA-konton, por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Se vi ne estas en la sekcia listo, bonvolu mem sendi la aliĝaŭ la abon-formularon (aliĝilo: https://www.ilei.info/Aligxilo.pdf; abon-formularo por Juna Amiko: https://www.ilei.info/Juna\_Amiko.pdf). Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al la ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 30 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub la numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Torhoutsesteenweg 453/0003, BE-8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE: Olena Poshivana, olenaposivana@gmail.com. La adreso de nia nova arkivo: https://www.ilei.info/revuoj/ipr-arkivo.php. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de aŭgusto 2024, redaktofino por la sekva numero: la 31-an de oktobro 2024.

IPR 2024/339

IPR 2024/4

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 54 – trimonata

2024/4 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Ahmad Reza Mamduhi Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: R. Fernández Asensio Laura Brazzabeni Zsófia Kóródy Ilona Koutny Aranka Laslo Alessandra Madella Ahmad Reza Mamduhi Aime Patrick Manirakiza Henri Masson Joel Muhire József Németh Danijela Petrović Radojica Petroviĉ Emmanuelle Richard Blazio Vaha

— página 2 del PDF —

ENHAVO Enkonduko (Ahmad Reza MAMDUHI) ………………………………………………………………………… 3 30 jaroj 120 numeroj (József NÉMETH, Alessandra MADELLA) ………………………………………. 4 Ilona KOUTNY: Memorkonferenco okaze de la 100-jara jubileo de I. Szerdahelyi …………….. 6 Ilona KOUTNY: István Szerdahelyi – ĝisosta pedagogo …………………………………………………. 8 Zsófia Kóródy: Lerneja instruado de Esperanto en la tempo de Szerdahelyi kaj nun ………. 12 Balázs Wacha: Malfruan dankon al majstro Szerdahelyi …………………………………………….. 16 Alessandra MADELLA: Eldoniĝis la Aktoj de la Simpozioj de ILEI 2022-23 ……………………. 18 Ilona KOUTNY: La Interlingvistikaj Studoj en AMU finis sian agadon […]…………………….. 22 Radojica PETROVIĈ: Interkulture kaj inkluzive en Beogrado ………………………………………… 25 Danijela PETROVIĆ: Tra brajlo kaj muziko al la mondo ……………………………………………….. 27 Alessandra MADELLA: Kion la Japana-Korea Kongreso alportis al instruistoj ……………… 29 El la landoj kaj sekcioj (BE, BI, FR, DE, CD, RS) …………………………………………………….. 32 Henri MASSON: UNESKO kaj Esperanto …………………………………………………………………… 39 Rubeno Fernández ASENSIO: Pasinteco kaj estonteco de la Eo-kursoj en UNED ……………. 44 Redakciaj informoj kaj informoj pri ILEI ………………………………………………………… 48-49, 55 Alvoko partopreni en la 58-a ILEI-Kongreso kaj Simpozio (LKK, Brazzabeni) ……………… 50

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9, K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. FaridAfshar, Kh.Vahid Dastgerdi, Tehran-1916613514, Irano. Tel. +98 9122115419 (Telegram, WhatsApp). <mamduhi@gmail.com>. Universitata agado, ekstera komunikado kaj varbado, observanto kaj komitatano A ĉe UEA. Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. +7 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Estrarano pri financoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio. ilei.kasisto@gmail.com (financoj). Tel.+374 55 279906 (Viber, WhatsApp), <karinko_arm@mail.ru>. Ekzamenoj. Vic-prezidanto: Alessandra MADELLA, via Prampolini 8, IT-43122 Parma, Italio, Tel. +39 0521 785582, <a.madella@tiscali.it>. Lerneja, universitata, scienca, landa kaj regiona agadoj (Orienta Azio), ekstera komunikado kaj varbado. Estrarano pri kongresoj: Laura BRAZZABENI, via San Filippo 52, IT-58031 Arcidosso (GR), Italio. <laura.brazzabeni@gmail.com>. Tel. +39 3286461063 (WhatsApp). Lerneja agado. Estrarano: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel. +385 981771741. <mjerkovic@net.hr>. Lerneja kaj landa agadoj. Estrarano: Fernando PITA, R. S. Francisco Xavier, 681, bl E, ap 201, Maracanã – cep: 20550011, Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. <magisterpita@gmail.com>. Tel. +55 21 98863-3854 (Telegram, WhatsApp). IPR, universitata kaj scienca agadoj. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Tel. +381 64 8525321 (Viber, WhatsApp, Telegram). Eduk-projektoj, universitata agado, instrukapabligado. Estrarano: Aime-Patrick MANIRAKIZA, Buhomba 7 Nr 39, Maramvya, Bujumbura, Burundo, Tel. +25779813485 (Whatsapp, Telegramo), <apmanirakiza@gmail.com>. Agado pri Afriko, observanto ĉe TEJO.

IPR 2024/42

— página 3 del PDF —

Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah; AdE1 Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1

AdE – Akademio de Esperanto

Sur la titolpaĝo: 30 jaroj 120 numeroj (vd. p. 4) Dorskovrile: La vasta parko Kalemegdan en Beogrado, nia kongresurbo en 2025 (vd. nian alvokon sur p. 50)

Enkonduko Karaj legantoj, En ĉi tiu numero de IPR, ni havas plurajn motivojn por ĝoji kaj rememori gravajn eventojn, kiuj markas la viglan vivon de nia komunumo kaj la Ligo. Unue, ni donas grandan dankon al nia longtempa ĉefredaktoro, Jozefo Németh, kiu dum 30 jaroj gvidis la revuon. Sub lia sagaca zorgado, IPR evoluis kaj floris, ĉiam reflektante niajn aprezindajn atingojn. Mi petis lin verki pri tio ĉi-numere por pli sciigi al ni pri siaj valoraj spertoj. Ni ankaŭ rememoras prof. István Szerdahelyi, la fondinton de la Esperanto-fako ĉe la ELTE-universitato, okaze de lia 100jara jubileo. Li estis pioniro en la kampo de esperantologio kaj interlingvistiko, kaj liaj laboroj daŭre influas la universitatan mondon. Kiam mi vidas kiel liaj disĉiploj tiel ame kaj estime rakontas pri li, mi ne povas ne envii ĉu pri li, ĉu pri ili. Krome, ni esploras la interligon inter Esperanto, muziko kaj brajlo, kaj gajiĝas pri la novaj eldonaĵoj de ILEI, inkluzive de la Aktoj de la Simpozioj de ILEI 202223, kiu dokumentis gravajn prelegojn de la pasintjaraj simpozioj. Fine kaj plej fiere, ni gratulas al Zsófia Kóródy, kiu ricevis altan ŝtatan distingon pro sia laboro por reciproka kompreno kaj demokratiaj valoroj – kaj la kreado de Herzberg kiel Esperanto-urbo. Mi esperas, ke la enhavo de ĉi tiu numero de IPR instigos vin pensi pri la riĉeco de nia komunumo kaj la graveco de nia laboro kune. Ahmad Reza MAMDUHI

IPR 2024/43

— página 4 del PDF —

30 jaroj 120 numeroj Jubileoj Denove pasis 5 jaroj en la vivo de ILEI kaj en la vivo de IPR. En 2019 ILEI iĝis 70-jara kaj en la sama jaro, en la numero 2019/4 nia redakcio rememoris tiujn 25 jarojn, kiujn mi pasigis sur la redaktora seĝo. Intertempe ILEI iĝis 75-jara, kaj mia redaktora laboro 30-jara. Kun la numero 2024/4 fermiĝas la 54-a jarkolekto de la nuna serio de IPR. Tiu ĉi serio komenciĝis en 1970, kiam mi estis 10-jarulo. En 2025, en la jaro de la 55-a jarkolekto, mi iĝos 65-jara, emeritiĝos; espereble mi havos pli da tempo por Esperanto kaj ILEI. En la festa numero 2019/4, mi resumis la historion de la aktuala serio de nia fakrevuo, IPR, ekde la komenco ĝis la jaro 2019 (tiu numero elŝuteblas ĉe: https://www.ilei.info/pdf/IPR19.4.reta\_print.pdf). Pliajn detalojn pri ĝia historio vi povas trovi en la arĥivo de la revuo kaj en la prezentaĵo, kiun mi kompilis por nia Kongreso en 2022 (https://www.ilei.info/revuoj/IPRprelego.pdf). Titolpaĝe de la numero 2019/4, antaŭ 5 jaroj, aperis foto pri mi. La ideo de tiu titolpaĝo venis de Luiza Carol, kaj la grafikan aranĝon faris ŝia filino. Por rememori la 30-jariĝon la estraro proponis, ke mi aperu tie denove, do, mi faris foton, kiun poste iom prilaboris mia filo. Statistikoj Apud mia kapo sur la nuna titolpaĝa foto vi vidas 119 paperajn numerojn de la lastaj 30 jaroj de IPR. Ili pezas 7384 gramojn, okupas 30 cm-ojn en la librobreto kaj kune kun la nuna numero ili enhavas pli ol 5 mil paĝojn! (Provu rekalkuli, mi kalkulis 5056 paĝojn.) Unu numero, kun 11-a litergrandeco enhavas pli ol 10 mil vortojn, tio signifas, ke dum tiuj 30 jaroj naskiĝis fakmaterialo kun minimume 1 200 000 vortoj. (Verŝajne multe pli, ĉar en la pli fruaj jaroj ni aperigis malpli da fotoj, kaj ni uzis malpli grandan literaron.) Antaŭ tiuj 120 numeroj de mia redaktora periodo aperis ĉ. 75 numeroj (kun kelkaj duoblaj numeroj, do, sume preskaŭ 200), t.e. sume, la aktuala serio enhavas pli ol 2 000 000 vortojn. Kunlaborantoj Komence de 2020 Luiza Carol, post 12-jara laboro, informis la redakcion, ke pro okulproblemo, ŝi ne plu povas provlegi la numerojn, pri tio informis la legantojn Mireille Grosjean, en la numero 2020/2. Feliĉe, ekde la numero IPR 2024/44

— página 5 del PDF —

2020/3, nia redakcio kompletiĝis: eklaboris en ĝi Ahmad Reza Mamduhi, unue kiel lingva revizianto, kaj ekde la numero 2021/3 li partoprenas ankaŭ en la decidoj pri la enhavo, ja en 2021 li iĝis Prezidanto de nia Ligo. Same ĝojige, Mirejo akceptis mian peton, ke ŝi restu en la redakcio. Ŝi daŭre helpas per konsiloj, per verkado aŭ akirado de artikoloj. Ŝi ekde 2025 lanĉos novan rubrikon en IPR kun la nomo „Tra miaj spertoj”. Mi nepre danku al Luigia Madella kaj Rob Moerbeek, kiuj fidele helpas mian laboron, provlegante la tekstojn. Luigia Madella estas redakciano ekde 2004, Rob Moerbeek ekde 2006, Mireille Grosjean ekde 2013. Dankon ankaŭ al TEJO, kiu helpas la komunikadon inter IPR kaj Rob. Ene de la estraro, krom de Ahmad Reza Mamduhi, mi ricevas multe da helpo de Alessandra Madella, dankon ankaŭ al ŝi. Arĥivo de IPR Krom la redaktado de IPR, mi zorgas pri la aktualigo de la retejo de ILEI. IPR pli frue havis memstaran retejon, kiun mi konstruis en aparta servilo, kaj kiun poste mi enkonstruis en la retejon de ILEI. Sed tiun retejon, pro teknikaj kialoj, ne eblis pluevoluigi. Anstataŭ ĝi mi kreis kaj prizorgas la kompletan arkivon de IPR1, kiu enhavas ĉiujn numerojn, kiujn mi trovis, ekde la jaro 1908. Verŝajne, estas mankoj en la arkivo, bonvenas ĉiuj kompletigoj kaj korektoj. Alia novaĵo de la lastaj jaroj estas, ke nun ni havas profesian programiston, Cristina Bollini, kiu solvas la eventualajn teknikajn problemojn kaj klopodas modernigi nian retejon. Dankon ankaŭ al ŝi! József NÉMETH, redaktoro

Dankon al Jozefo Okaze de la 30-jariĝo de nia revuo IPR, ni ne povas ne multe danki al Jozefo pro lia grandega laboro kaj prizorgado pri ĝi. Danke al li, nun ni havas preskaŭ kompletan traserĉeblan arĥivon, kiu ebligas gravajn esplorojn pri la historio de nia Ligo, kiel la baldaŭ preta antologio de artikoloj fare de Fernando Pita. Danke al li, nia revuo ekvilibre balanciĝas inter klera, scienca parto kaj bunta, movada parto, donante tiel voĉon al ĉiuj niaj animoj kaj ebligante pli persvadan prezentadon al gravaj instancoj, internacie same kiel en diversaj landoj. Danke al li, nia revuo estas ankoraŭ papera, kio donas al 1

https://www.ilei.info/revuoj/ipr-arkivo.php

IPR 2024/45

— página 6 del PDF —

ni prestiĝon en ĉiam pli cifereca mondo. Kaj fine, danke al li, ĉiun trian monaton akurate alvenas bela revuo kun belaj fotoj kaj tekstoj, kiu provizas per modelo de zorga lingvo-uzo por instruistoj kaj lernantoj. Mi do esperas, ke Jozefo ankoraŭ longe daŭrigos sian laboron por IPR, portante nin al eĉ pli sukcesaj atingoj por la Ligo kaj la tuta Movado. Alessandra MADELLA, vic-prezidanto de ILEI

Memorkonferenco okaze de la 100-jara jubileo de István Szerdahelyi de Ilona KOUTNY (Hungario/Pollando) La Katedro pri Aplikata Lingvistiko kaj Fonetiko de la Budapeŝta Universitato Eötvös Loránd (ELTE) kaj la Interlingvistikaj Studoj de la Poznana Adam-Mickiewicz-Universitato (AMU, en Pollando) kune organizis tuttagan memorkonferencon en ELTE, la 18-an de oktobro 2024, por rememori pri la agado kaj atingoj de prof. Szerdahelyi (1924-1987), fondinto kaj gvidinto de la Esperanto-fako de ELTE (1966-87), instituciiganto de universitataj instruado kaj esplorado de esperantologio kaj interlingvistiko. Vicdekanino de la Filologia Fakultato, prof. Judit Bóna malfermis la aranĝon. La lokon de Szerdahelyi en ELTE skizis la estrino de la Katedro pri Aplikata Lingvistiko kaj Fonetiko (posteulo de la iama Katedro pri Teoria kaj Aplikata Lingvistiko), prof. Zsuzsa Vladár, kiu pro malsano ne povis aperi, kaj kies skizon laŭtlegis la ekskatedrestrino prof. Mária Ladányi, kiu poste gvidis la prelegsesion. Prof. Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, disĉiplo kaj iama posteulo de Szerdahelyi, rememoris persone kaj oficiale pri lia internacia rolo kaj legis partojn el la salutvortoj de la gvidantoj de la Akademio de Esperanto, ILEI kaj Literatura Foiro. Rememoris pri li ankaŭ Anna Besenyei, iama studentino, nun vicprezidanto de HEA. Ŝi menciis la rilaton inter Szerdahelyi kaj HEA. Partoprenis ankaŭ la filo d-ro Balázs Szerdahelyi kun sia familio vivigante kelkajn interesajn scenojn el la vivo de sia patro. Li parolis ankaŭ pri lia vasta lingvoscio.

IPR 2024/46

— página 7 del PDF —

Ilona Koutny malfermis la prelegsesion prezentante Szerdahelyi kiel interlingviston kaj esperantologon, montrante kiuj liaj temoj estas vojmontraj ankaŭ por la aktuala esplorado. Ŝi ĵus eldonis libron el kelkaj liaj gravaj artikoloj, kiuj nun estas alireblaj rete2. Katalin Horváth, iama kolegino de Szerdahelyi en la Lingvistika Katedro, kiu lernis Esperanton por povi gvidi kurson pri lingvistiko kadre de la esperantologiaj studoj, rememoris pri li kiel homo kaj lingvisto kaj menciis la rolon de Esperanto en lingvistiko. Balázs Wacha (Blazio Vaha), lingvisto, traktis kelkajn esperantologiajn problemojn esploritajn de Szerdahelyi. Li klarigis ilian ĝustecon kaj ilian aplikon en la instruado en la Esperanto-fako. Li atentigis pri lia nefinita disertaĵo pri planlingvoj, kiu meritus publikigon. Éva Tófalvy, kiu verkas Esperante kaj hungare, komencis la posttagmezan sesion ligante Szerdahelyi 100 kun Szathmáry 50. Ŝi malkaŝis interesajn faktojn el la vivo de la hungara verkisto (1897-1974), kiu verkis ankaŭ esperante. József Horváth analizis la problemojn de la esperanta leksikografio komparante la Hungaran-Esperantan mezan vortaron de Szerdahelyi & Koutny (1996) kun siaj vortaroj, atingeblaj rete. Iván Bújdosó, iama instruisto de la Esperanto-fako, parolis pri Szerdahelyi kiel homo, instruisto, pri liaj verkoj kaj la sorto de la Esperanto-fako, pri signifaj esperantistoj, kiuj elkreskis el ĝi kaj agadas en Hungario kaj internacie. La lastaj 3 prelegoj koncentriĝis al instruado. Márta Kovács, kiu longe instruis Esperanton en mezlernejo, analizis la 5-landan pedagogian eksperimenton, kiun Szerdahelyi gvidis en la 70-aj jaroj, por pruvi la facilan lerneblecon kaj lernfaciligon de Esperanto. Ŝi menciis ankaŭ postajn similajn eksperimentojn. Ŝi prezentis ankaŭ la prelegon de Zsófia Kóródy (kiu ne povis ĉeesti), motoro de Interkultura Centro Herzberg, pri la lerneja instruado en la epoko de Szerdahelyi kaj nun. Krisztián Horváth, kiu pasintjare doktoriĝis pri lernolibroj de Esperanto en ELTE, analizis la lernolibrojn de Szerdahelyi. La konferencan salonon plenigis iamaj studentoj kaj samtempuloj de Szerdahelyi, krome aliaj interesiĝantoj. La tagmeza paŭzo kaj la tempo post la riĉa prelega programo ebligis personajn rememorojn de la partoprenantoj pri la studenta tempo kaj la varmkora kaj larĝscia profesoro kia estis István Szerdahelyi. Ni pluiru sur la vojo komencita de li!

2

https://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/szerdahelyi2024.html

IPR 2024/47

— página 8 del PDF —

István Szerdahelyi – ĝisosta pedagogo Okaze de lia 100-jara jubileo de Ilona KOUTNY (Hungario / Pollando) Iama disĉiplo (1972-77) Posteulo (1987-1995) Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj de AMU (1998-2024) Prof. István Szerdahelyi (1924-1987), iama prezidanto de ILEI (1985-87), ĝia honora membro kaj tiu de UEA, membro de AdE, mallonge redaktoro de IPR, nun estus 100-jara. 3 Lia multflanka vivoverko koncentriĝas al la instruado de Esperanto en diversaj niveloj. Li estis grava esperantologo, interlingvisto, ankaŭ leksikografo 4 kaj ĝisosta pedagogo, kiu kapablis transdoni seriozan materialon en interesa formo al siaj studentoj kaj publiko. Li eklernis Esperanton en 1949 kaj baldaŭ komencis instrui ĝin. Cetere, en la militkaptiteco li lernis la rusan lingvon, poste studis kaj instruis ĝin. Li verkis gimnaziajn lernolibrojn pri la rusa, el kiuj mia generacio lernis tiutempe. Lia strebado kontribuis al la enkonduko de Esperanto en la hungarajn lernejojn kiel elektebla fremda lingvo en la 60-aj jaroj. Li verkis ankaŭ instruprogramojn kaj lernmaterialojn, kio rezultigis plurajn kursojn en la lando kaj eĉ eblecon de abiturienta ekzameno (vd. ankaŭ la artikolon de Kóródy sur p. 12). Kiel lia plej grava merito konsideriĝas la fondo de la Esperanto-fako de ELTE (Eötvös Loránd-Universitato) en Budapeŝto (HU), en 1966 (kun la subteno de prof. Bárczy, konata hungara lingvisto, esperantisto) kaj ĝia gvido ĝis lia frua morto en 1987. Tiel la formado de Esperanto-instruistoj estis certigita. Szerdahelyi ellaboris la studprogramon, similan al tiuj de filologioj 3

Pro tiu ĉi okazo liaj figuro kaj atingoj estis prezentitaj dum la Danuba Renkontiĝo, ILEI-kongreso, UK, angle dum la Interlingvistika sekcio de la Internacia Kongreso de Lingvistoj. La Katedro pri Aplikata Lingvistiko kaj Fonetiko de la Budapeŝta Eötvös Lóránd-Universitato kune kun la Interlingvistikaj Studoj de la Poznana AMU organizis tuttagan memorkonferencon (vd. raporton sur p. 22). 4 Redaktoro de la Hungara-Esperanta mezvortaro, kiun finis Ilona Koutny (HEA, 1996).

IPR 2024/48

— página 9 del PDF —

(3-jaran, kun antaŭa unujara enkonduko por lerni la lingvon) kaj la studmaterialojn (lernolibrojn kaj krestomatiojn pri literaturo). Per tio li instituciigis la universitatan instruadon de esperantologio kaj tiel donis bazon al la scienca esplorado pri Esperanto. En aliaj landoj okazadis antaŭe kaj poste Esperanto-kursoj kaj interlingvistikaj kursoj, sed kompleksa instruado kun fina diplomo simila al tio, kio estas por aliaj fakoj, ne ekzistis. Nur ekde 2018 en la Universitato de Zaozhuang (Ĉinio) startis Esperanto-fako en la bakalaŭra nivelo. En AMU unufoje okazis magistraj studoj 2022-245. La programo de la taga Esperanto-fako konsistis el kursoj pri Esperanto, Esperantaj gramatiko, literaturo, movadhistorio kaj interlingvistiko. Dum kelkaj jaroj ekzistis ankaŭ speciala t.n. koresponda formo (kun regulaj alvenoj de la partoprenantoj), kun pli riĉa programo por instruantaj kolegoj, kiuj jam parolis la lingvon. Szerdahelyi planis ankaŭ internacian Esperantofakon, sed ties realigo okazis nur post lia forpaso en la 90-aj jaroj, kiam Zsuzsa Varga-Haszonits kaj Ilona Koutny transprenis la torĉon. Ties tradicio pluvivis en la Interlingvistikaj Studoj de AMU (1998-2024, pri la fino vd. raporton en tiu ĉi numero).

Szerdahelyi István prelegas 5

Pri la programo mi plurfoje raportis en IPR, laste, pri la fino en IPR 2024/3.

IPR 2024/49

— página 10 del PDF —

La instruado en la Esperanto-fako okazis kunlabore kun kontribuo de eksteraj lekciistoj kiel Zsuzsa Barcsay (metodiko), Péter Rados (literaturo), Árpád Rátkai (movadhistorio), Balázs Wacha (Blazio Vaha, esperanta gramatiko) kaj Zsuzsa Varga-Haszonits (dum 1975-78 kiel dungito, interlingvistiko). Ankaŭ kolegino-lingvisto Katalin Horváth lernis Esperanton por gvidi kurson pri ĝenerala lingvistiko por la korespondaj kaj internaciaj fakoj. Szerdahelyi interesis kaj envolvis la studentojn en la sciencan laboron (scienca studenta rondo, redaktado de Esperantologiaj Kajeroj, diplomlaboraĵoj pri diversaj interlingvistikaj kaj esperantologiaj temoj), samtempe kreante agrablan etoson dum la lecionoj. Pluraj el liaj studentoj agadis kaj agadas nun en la mondo (nur mencii kelkajn: István Ertl, Zsófia Kóródy, Blazio Vaha, Imre Szabó, Jozefo Horváth …). István Szerdahelyi verkis ankaŭ universitatan lernolibron de Esperanto kun elementoj de ĝia lingvistika priskribo (1972). Li aperigis plurajn artikolojn pri esperanta gramatiko6 (interalie ankaŭ pri la diskutata problemo de la radikkaraktero, kie li kritikis la akademian aliron) kaj planis sian esperantan gramatikon (IPR 1979/3: 70), por kiu li ne plu havis tempon. La universitata lernolibro pri interlingvistiko aperis en la hungara lingvo (1980). Li planis ankaŭ ties pli ampleksigitan version, sed fine ĝi ne aperis, kvankam li senlace kaj multflanke laboregis. Lia hungara sciencpopulariga verko Bábeltől a világnyelvig (De Babelo ĝis la mondolingvo, 1977) diskonigis la lingvan problemon dum la historio de la homaro kaj la solvon proponitan per planlingvoj. Li ne nur praktikis la instruadon de la lingvo, de esperanta gramatiko kaj interlingvistiko en ELTE, sed li ankaŭ enkondukis siajn studentojn en la profesion de instruisto kaj verkis sian Metodologion de Esperanto (1975). Tiu universitata lernolibro estis baza verko en la tereno – kvankam ne sufiĉe konata – ĝis la apero de la Manlibro pri instruado de Esperanto (red. Katalin Kováts, 2005, 20204). Szerdahelyi esploris kaj komparis la vortoprovizon de fremdlingvaj lernolibroj. Estis tre grave, ke li povis gvidi la 5-landan eksperimenton 1971-74 (HU, AU, IT, BG, JU) por pruvi la facilan lerneblecon de Esperanto kaj ĝian lernfaciligon (propedeŭtikon) por la sekva fremda lingvo en 6 Ĵus aperis kelkaj Elektitaj artikoloj de Szerdahelyi (red. Ilona Koutny 2024). Kelkaj liaj artikoloj troviĝas en la IPR-arkivo (https://www.ilei.info/revuoj/ipr-arkivo.php).

IPR 2024/410

— página 11 del PDF —

elementa lernejo. Li engaĝis la tiamajn studentojn en la prilaboron de la datumoj kadre de iliaj diplomlaboraĵoj (Márta Kovács, Anna Besenyei).

De maldekstre: Ilona Koutny, István Szerdahelyi, Zsuzsa Barcsay Li kunlaboris en la elformo de la 3-grada (A, B, C) ekzamensistemo de HEA kaj pretigis la parton pri metodologio por la Gvidlibro por Supera Ekzameno, kiu ankoraŭ nun povas servi studantojn. La nuna ILEI-prezidanto Ahmad Mamduhi tiel salutis la memorkonferencon Szerdahelyi 100: „Profesoro Szerdahelyi lasis profundan influon kaj postsignon en la mondo de Esperanto-instruado kaj -esplorado. Lia kontribuo al la Esperanto-fako en la budapeŝta Universitato ELTE estas nemezurebla kaj lia influo daŭre inspiras ĉiujn nin. Ni, ĉe ILEI, alte taksas lian dediĉon al la instruado de Esperanto kaj lian pioniran laboron en la kampo de interlingvistiko. Liaj verkoj restas gravaj materialoj por Esperantoinstruistoj tutmonde. Liaj vizio kaj laboroj daŭre gvidas nin en niaj klopodoj antaŭenigi la instruadon de Esperanto tutmonde.” IPR 2024/411

— página 12 del PDF —

Jen nur skizo de la instruista agado de prof. Szerdahelyi. Li plenumis grandan laboron por la akceptigo de Esperanto en la eduka sistemo en Hungario. Li batalis por la akcepto de Esperanto en sciencaj rondoj kaj akcepto de scienca esplorado en Esperantio. Liaj entuziasmo, laboremo, persisto kaj kunlaboremo restas vojmontraj ankaŭ nuntempe.

Lerneja instruado de Esperanto en la tempo de Szerdahelyi kaj nun de Zsófia KÓRÓDY (Hungario / Germanio) disĉiplo de prof. István Szerdahelyi, studento en la Esperanto-fako de la Universitato ELTE, Budapest inter 1976 kaj 1980 instruisto en Németh László-Gimnazio, la unua 8-studjara mezlernejo, inter 1987 kaj 2003 ĉefkunlaboranto de Germana Esperanto-Centro, Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo, de 2003 prezidanto de AGEI, germana landa sekcio de ILEI Estas por mi honoro povi paroli pri tiu ĉi temo, ĉar mi ricevis de nia iama, tre respektata universitata profesoro István Szerdahelyi la kuraĝigon kaj la amon al la instruista profesio, la konvinkiĝon, ke instrui Esperanton estas vera defio, bonega sperto kaj samtempe kvazaŭ devo, ĉar ne multaj studentoj elektis tiun ĉi fakon kaj la studado en la Esperanto-fako tiutempe ne rezultigis instruistan, sed tiel nomatan filologan diplomon. Oni devas substreki, ke en la tiama lerneja sistemo – sekve de la klopodoj kaj persista laboro de István Szerdahelyi – Esperanto ĉeestis en ĉiuj edukniveloj kiel lerneja lernobjekto kaj kiel fakultative lernebla lingvo. Por tio oni nepre bezonis kvalifikitajn instruistojn, do krom en la Universitato ELTE en Budapeŝto okazis kapabligo de Esperanto-instruistoj ankaŭ en pedagogiaj altlernejoj, ekz. en Esztergom, Sárospatak, Eger, Szombathely. Parolante pri la lerneja instruado de Esperanto, oni nepre devas vidi la unikan strukturon, pri kiu, laŭ mia scio, nur Hungario povas fanfaroni: ekzistis kaj oficiala lerneja instruado de Esperanto kaj samtempe kapabligo de instruistoj por la lerneja instruado. Ekzistis do instruistoj specialiĝintaj pri Esperanto, eblis instrui Esperanton kiel duan fremdan lingvon kaj en baz- kaj en mezlernejoj, proponi posttagmezajn fakrondojn kaj samtempe tiuj lernejoj kaj kursoj IPR 2024/412

— página 13 del PDF —

funkciis ankaŭ kiel praktikejoj por studentoj, estontaj Esperanto-instruistoj, kiuj povis tie plenumi la devigajn lecionojn de la instrupraktikado kaj akiri profesian spertiĝon por la diplomo. Kion diris Szerdahelyi pri la lerneja instruado? Jen lia devizo: „Klopodu ĉiu instruisto, ke la instruhoro estu kvazaŭ eta didaktika artverko…” Kio ankoraŭ estis, estas bezonata por la lerneja lingvoinstruado? Jen nekompleta listo: oficiala permeso (dekreto de la Ministerio pri Kulturo/Edukado), instruplano, lernolibroj, didaktikaj helpiloj, demonstradmaterialoj, la sistemo de kontrolo, pritaksado de la scio, ekz. lingvokapablokonkursoj, abiturienta ekzameno aŭ lingvaj ekzamenoj, pluklerigado de instruistoj, spertinterŝanĝo de profesiuloj, ebloj de lingvopraktikado, korespondado, eventoj, lerneja interŝanĝo ktp. Sen pretendo je kompleteco, mi ŝatus doni pliajn informojn, revoki memorojn, ekz. pri Zsuzsa Barcsay, kiu multon faris por la praktika realigo de Esperanto-instruado, kies nomo estas nedisigebla de enlerneja lingvoinstruado kaj instruista trejnado. Jen resumo aperinta en la revuo Heroldo de Esperanto (1. februaro 1979) kun la titolo: La nuna stato de la Esperanto-instruado en Hungario: 1. En klasoj 1-8 de bazlernejo (por 6-14-jaraj lernantoj), Esperanto-instruado okazis ĉefe en la klasoj 5-8 en fakronda kadro, ekz. en Budapeŝto, Gyula, Eger, Endrőd surbaze de la ministeria starpunkto de 06.04.1976. Bedaŭrinde, eĉ tiam, jam en 1979, oni povis legi pri la malkresko de Esperanto-instruado en lernejoj. 2. En la 1-4-aj klasoj de mezlernejo (por 15-18-jaraj studantoj) Esperanto havis la rajton je eksterordinara, libervole elektebla fako laŭ la ministeria instrukcio n-ro 69/1957. 3. En pedagogiaj altlernejoj, ekz. en Szombathely, Sárospatak kiel fako de la instruista kvalifikado por la 1-4-aj klasoj de bazlernejo, aŭ en Eger, kie okazis kvalifikado de instruistoj por la klasoj 5-8 de bazlernejo. En la Filologia Fakultato de ELTE Esperanto estis elektebla fako por 3-jara studperiodo por plentempaj kaj korespondaj studentoj. Jen diagramo laŭ la statistiko de Esperanto-instruado en hungariaj lernejoj inter 1975-2000: kun la escepto de unu aŭ du pintoj, ni vidas ĝeneralan malsupreniĝan tendencon, kiu iom pliboniĝis verŝajne nur pro la granda IPR 2024/413

— página 14 del PDF —

nombro da partoprenantoj en lingvoekzamenaj preparkursoj por universitataj studentoj:

Por lingvolernado ankaŭ lernolibroj estis necesaj. Danke ĉefe al la laboro de István Szerdahelyi, ekzistis lernolibroj por ĉiuj niveloj de lerneja instruado. Ekzemple Esperanto 1 (internacia) kaj Esperanto 2 (Lingvo internacia respektive Daŭriga kurso) por bazlernejoj, Esperanto I kaj II por gimnazioj, poste ankaŭ lernolibroj kun ekzerckajeroj eldonitaj de la Pedagogia Instituto por fakultativa instruado en la 3-aj kaj 4-aj klasoj de gimnazio. Post la komenca sukcesa lerneja instruado, ni rigardu ankaŭ la Esperantorilatajn instrukciojn de la eduka reformo en Hungario, ekvalidiĝinta en 1980. Laŭ tio en bazlernejo Esperanto povis aperi kiel dua fremda lingvo (laŭ instrukcio de Ministerio de Edukado numero 104/1980, M.K.5. de O.M) aŭ kiel fakultative, nedevige elektebla fakrondo (M.K. 1980.5.sz., p.317-318). En tiu lernojaro mi instruis Esperanton en la bazlernejo de Tomori-strato, kadre de la antaŭtagmeza ĉefa lecionaro. En mezlernejo, gimnazio Esperanto-instruado eblis kiel libere elektita nedeviga fako laŭ instrukcio de la Edukministerio (numero 117/1982. M.K.15.) Mi instruis en Németh László-Gimnazio en Budapeŝto inter 1987 kaj 2003 kaj mi ĉiu-jare anoncis Esperanto-lecionojn, tiel la internacia lingvo IPR 2024/414

— página 15 del PDF —

estis proponata kiel speciala, libere elektebla nedeviga fako. Miaj studentoj trapasis kursfinan, kelkaj eĉ abiturientan ekzamenon, Esperanto estis inkluzivigita en ilia atestilo. Pluraj lernantoj aparte prepariĝis al la trapaso de ŝtata lingvoekzameno en la KER-niveloj B kaj C, ja post sukceso la akirita atestilo estis agnoskita kiel abiturienta ekzameno. Aliaj lernantoj uzis tiujn atestilojn por ricevi krompoentojn ĉe la akcepto-ekzamenoj de universitatoj. Lige kun la eduka reformo novaj Esperanto-lernolibroj estis preparitaj por mezlernejoj en 1979-80. Profesoro Szerdahelyi verkis ilin (Esperanto I kaj II), kaj li estis la aŭtoro ankaŭ de la lernolibroj por la gimnaziaj klasoj III kaj IV, al kiuj apartenis ankaŭ ekzerckajeroj. Ankaŭ por altlernejoj kaj universitatoj aperis edukministeriaj instrukcioj (MM. 13/1985, X.23.) kaj letero de la ministeria fakestro D-ro János Pusztay en 25 aprilo 1986 (MM. 27193/1986), kiuj permesis Esperanto-instruadon. Apartan atenton meritas la aldonita rimarko: „Esperanto estas konsiderata same kiel aliaj vivantaj fremdaj lingvoj…” Zsuzsa Barcsay, estrino de la lerneja sekcio de la Instrua Komisiono de Hungara Esperanto-Asocio, ĉiujare, ĝis sia frua forpaso en 2000, kolektis informojn pri la lerneja Esperanto-instruado en Hungario kaj preparis superrigardan tabelon laŭ la nombro da partoprenantoj, kiu variis inter ĉ. 300 kaj 2050 laŭ la statistikoj inter 1987 kaj 2000. Tie granda ŝanĝiĝo, malpliiĝo de la nombro de lernantoj videblas ekde la 1990-aj jaroj. La reĝimŝanĝo tutklare havis grandan efikon al la Esperanto-instruado kaj ankaŭ al la enlanda Esperanto-movado. La ĉefa ‘rimedo’ de lingvoinstruado estas kompreneble la lingvoinstruisto. Kun estimo ni memoru ĉiujn, kiuj en lernejoj, kursoj ktp. instruis kaj disvastigis Esperanton kaj ni danku ilin pro la regula, ofte malfacila, sindonema laboro. Bedaŭrinde multaj el ili ne plu estas inter ni. Same ni danku ankaŭ al tiuj gekolegoj, geamikoj, kiuj aktive laboris kiel respondeculoj pri Esperanto-instruado en sia distrikto, regiono, departemento. Multaj el ili estis kompreneble studentoj de István Szerdahelyi kaj fariĝis fakuloj pri Esperanto-instruado en baza, meza kaj supera niveloj. Fine, ni rigardu, kiom da aliaj agadoj, taskoj, organizaj laboroj apartenas al la lerneja edukado de Esperanto, kiom da diversaj agadkampoj devus esti menciataj kaj memorataj. Mi nur listigas ilin, ja pli detala prezentado povus esti temo por pluaj aliaj prelegoj, artikoloj. Jen la listo de aldonaj instruagadoj, kiuj okazis en la tempo de Szerdahelyi kaj poste: fakaj konkursoj por lernejanoj, kunlaboro kun la Landa Pionira Asocio, tendumado por la venkintoj en la fama pionira tendaro en Csillebérc, IPR 2024/415

— página 16 del PDF —

korespondado inter lernantoj, enlandaj kaj internaciaj lernejaj projektoj, lingvoekzercaj aktivaĵoj, partopreno en Esperanto-eventoj, renkontiĝoj (ILEI-gimnazio dum la ILEI-konferencoj, Comenius-projektoj, Euroscola – vizito al la Eŭropa Parlamento). Kompreneble ni devas mencii ankaŭ la pluklerigeblojn por instruistoj: spertinterŝanĝojn, dissendadon de fakaj informoj, ekz. per Pedagoga cirkulero, Pedagogiaj Tagoj, trejn-proponoj de Budapeŝta Pedagogia Instituto, organizado de IMS (Internacia Metodika Seminario), membriĝo, kunlaboro en la hungara landa sekcio de ILEI, partpreno en ILEI-konferencoj ktp. Kun bedaŭro ni povas konstati, ke la instruado de Esperanto en la lernejoj paŝo post paŝo maloftiĝis, malaperadis en la lastaj kelkaj jardekoj. Malgraŭ la ankoraŭ ekzistantaj ŝtataj permesoj, la elekteblo de Esperanto kiel abiturienta fako, nur malmultaj lernantoj elektis Esperanton. La prezentita statistiko jam prognozis tiun malkreskon kaj kompreneble la fino de la studeblo de Esperanto en la budapeŝta universitato signifis, ke ne plu okazis kvalifikado de instrukapablaj diplomitoj, la generacio de Szerdahelyidisĉiploj maljuniĝis, emeritiĝis. Eĉ la iam alta nombro de studentoj, kiuj lernis Esperanton por trapaŝi KER-ekzamenojn subite draste falis, ja laŭ novaj leĝoj ili ne plu devis prezenti lingvoekzamenan atestilon por ricevi sian diplomon post la fino de siaj altlernejaj aŭ universitataj studoj. La iamaj klopodoj kaj bonaj rezultoj de profesoro Szerdahelyi restas nur belaj ĉapitroj en la historio de lerneja Esperanto-instruado kaj restas nur la espero, ke iam venos pli bonaj tempoj kaj aktivaj fakuloj por sukcesa novstarto.

Malfruan dankon al majstro SZERDAHELYI István de Blazio VAHA (n.s. WACHA Balázs, Hungario) La 18-an de oktobro 2024, dum la konferenco memore al nia majstro SZERDAHELYI István [SERdahe-ji IŜTva:n] 7 , 1924-1987, fakestro pri Esperantologio kaj interlingvistiko en la Budapeŝta Universitato ELTE, mi parolis pri liaj esplor-atingoj. 7

Mi indikadas kiel prononci liajn familian kaj personan nomojn, ĉar mi ofte aŭdas ilin misprononcataj. IPR 2024/416

— página 17 del PDF —

Mi atentigis pri liaj malkovroj pri etimologio de Esperantaj vortoj kaj vortradikoj kaj pri lia klarigo de la Esperanta vorto-strukturo. Mi parolis pri lia manuskripto de lia kandidatiga disertaĵo, ne finita pro lia tro frua morto, pri lia kandidatiga disertaĵo tre valora kaj tre detalriĉa. La disertaĵo temas pri interhomaj artefaritaj lingvosistemoj: SZERDAHELYI ekzamenas, kiel diversaj, konscie kreataj, kreitaj sistemoj modeligas la realon. Li prezentas piktografiojn, ideografiojn, li klarigas aplikojn de ideo-mimografismo, fono-mimografismo ks., do li prezentas, kiajn rimedojn aprioraj planlingvoj (lingvoprojektoj) uzas, uzis, tra la historio: ĉefe inter la 14-a jarcento (Rajmondo Lullus) kaj la mezo de la 19-a jarcento (Volapuko), do en la periodoj antaŭ Esperanto. Li priparolas ankaŭ priskribojn de fantaziaj lingvosistemoj en literaturo: utopiojn kaj malutopiojn. – Eksterteme, sen-emfaze, li esprimas sin tamen grave ankaŭ pri la sistemoj de Esperanto, Ido kaj pri la sistemo Latino sine flexione, ĉe la fino de sia disertaĵo. Tre gravaj komponantoj de la agado de István SZERDAHELYI estis unuparte esplorado de la m e t o d o j instrui lingvon, aliparte liaj propraj efektivaj instruado, lekciado en mezlernejaj klasoj, kursoj, universitato, inkluzive lian lekciadon pri diversaj branĉoj de esperantologio kaj interlingvistiko. Du gravaj principoj ĉe instruado de fremdaj lingvoj estas, evidente 1) uzado, ĉefe parola uzado, de la instruata lingvo mem (kaj do evitado de la uzado de la media lingvo) 2) prezentado kaj demonstrado de la ĉiama (aktuala) „nova lingva materialo”. Nian majstron SZERDAHELYI karakterizis, ke li tiujn principojn (diference de multaj aliaj pedagogoj, lekciistoj, profesoroj) ne nur „konfesadis”, sed ja aplikadis rigore. Li uzadis Esperanton ne nur instruante al ni la lingvon dum instruhoroj de „parolekzercoj”, sed …. sed li lekciadis pri movadhistorio, literaturo, metodiko kaj metodologio same en Esperanto, kaj ni priparolis ankaŭ aktualajn personajn temojn Esperante. Li diris kaj rediradis, emfazis, ke la akcento en Esperanto tute regule aperas ĉe la antaŭlastaj silaboj de la vortoj, kaj li fakte akcentadis – diference de multaj nuntempaj hungaraj esperantistoj – la silabojn antaŭlastajn. La pleje emfazatan elementon (fokuson) de frazo kontrastiga, li „superakcentadis”, same ĉe la antaŭlasta silabo de la koncerna vorto – denove diference de multaj hungaroj, kiuj „almenaŭ ĉe grava emfazo emas kvazaŭ modifi la Esperantan akcentad-regulojn.” IPR 2024/417

— página 18 del PDF —

Instruante, sinjoro Szerdahelyi majstre enkondukadis vortojn novajn por la gelernantoj. Fakte li ĉion, ĉiun lingvan elementon speciale demonstris. Ekzemple, en kurso en la bulgaria urbo Burgas, li distranĉis bele grandan akvomelonon por klare komprenigi, kion signifas duono, kvarono, okono, krome unu kvarono, tri okonoj… ks. Li ne forgesadis prezenti novajn vortojn ankaŭ en ĉiuj eblaj sintaksaj funkcioj: Jen estas tablo. Mi vidas la tablon. Sur la tablo estas glaso, du libroj kaj cindrujo. Se okazis io neatendita, li reagis en Esperanto. Ekzemple, se ni ekaŭdis bruon el najbara ĉambro, li diris. Kio okazis? – Iu venis. – Kiu venis? Li sciis, ke ni, gekursanoj, atentas tion, kio, neatendite, okazas, kaj li estis preta ŝanĝi la temon por momento. Estas por mi interese, kiel li konceptis la studobjekton metodologio. Mi pensas, ke tio estis tute sentradicia kaj tio verŝajne restas ne imitata. Li prezentis en unu (sama) universitata lernolibro ĉion, kio koncernas iajn teoriajn aŭ praktikajn aferojn pri perceptado, lernado, alproprigado, konceptado de lingvo. Do lia Metodologio prezentas historie kaj lingvosciencon (kiel oni lernas la esencon de homa lingvo) kaj principojn kaj detalojn pri metodoj de lingvoinstruado (kiel oni instruas kaj lernas lingvojn). La titolo de la lernilo, aperinta en la jaro 1975, estas temofidele vasta: Metodologio de lingvostudado kaj parolalproprigo. (Ĝi ampleksas 376 paĝojn kaj ĝi enhavas ankaŭ gravajn partojn dokumentecajn.) Publikon li timis neniam, li prelegadis kun plezuro al lingvistaj, instruistaj komunumoj, al kolegoj, al gestudentoj, al pli vasta publiko same volonte. Ni ne forgesu liajn instruojn, ni havu liajn verkojn ĉemane kaj ni konservu lian optimismon.

Eldoniĝis la Aktoj de la Simpozioj de ILEI 2022-23 de Alessandra MADELLA (Italio) Ĉi-decembron oni festos la 75-jariĝon de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. La estraro de ILEI decidis celebri tiun gravan mejloŝtonon en la vivo de nia asocio per pluraj agadoj, inter kiuj ĵus realiĝis la papera eldono de la Aktoj de la Simpozioj de ILEI 2022-23. La preskaŭ 300-paĝa volumo kolektas ese-forme preskaŭ ĉiujn simpoziajn prelegojn de VEKI-3 kaj de Linjano Orsabla, plus kelkajn similtemajn kaj samnivelajn okazintajn alitempe kaj aliloke. Ĝi mendeblas ĉe la eldonejo Edistudio de Pisa, Italio (https://edistudio.it/articolo.php?id=175) same kiel, kun samaj IPR 2024/418

— página 19 del PDF —

kondiĉoj, ĉe la libroservo de UEA. Sed, por danki niajn sekciestrojn kaj komitatanojn pro ilia daŭra grava laboro por la Ligo, la estraro de ILEI decidis ankaŭ disponebligi senpagan ekzempleron al tiuj, kiuj deziras ĝin. Eblos mem preni/prenigi ĝin venontan someron dum la UK de Brno, Slovakio, aŭ dum la ILEI-Kongreso de Beogrado, Serbio, en kiu espereble vi partoprenos multnombraj. Sekciestroj, kiuj servas ankaŭ kiel komitatanoj, rajtos ricevi du ekzemplerojn. Pro la neceso porti tiom grandan kvanton da libroj, antaŭanonco de la deziro ricevi tie la libron multe faciligus la organizadon. Por sekciestroj kaj komitatanoj, kiuj pro iu ajn kialo ne povos akiri sian ekzempleron en la menciitaj kongresoj, sed ŝatus ricevi ĝin alimaniere, estos la kroma eblo mem pagi la sendokostojn. Certe ni ne bezonas paroli al niaj membroj pri la graveco de la Simpozioj de ILEI, pri kiuj ili jam bone konscias. Sufiĉas substreki, ke ili ideale reprezentas la momenton, en kiu esperantistaj universitatanoj aŭ universitatnivelaj fakuloj povas pli facile diskuti inter si kaj kun siaj ne-esperantistaj kolegoj. Danke al la ĝenerala alta nivelo de samideana esplorado, ne estis malfacile por nia estrarano Fernando Pita trovi sufiĉe da valoraj prelegoj ene de Esperantujo pri la du elektitaj temoj: „Esperanto en dulingva kaj plurlingva edukado” (2022) kaj „Instrui – ne nur Esperanton! – ekster lernejaj medioj”. Sed bonŝance ni kapablis altiri ankaŭ tre interesajn prelegojn el ekster ĝi. Ekzemple, Du Xin de la Universitato Keio, Japanio, analizis la interkulturan komunikadon de ĉina subkulturo de fervoruloj de japana animacio kaj Olta Totoni de la Universitato Lancaster, Britio, parolis pri la hispanaj tradukoj de lingvo kreita de la verkisto Anthony Burgess. Por montri tiun dezirindan vastigon de niaj temoj kaj aliroj, kiel redaktoro mi lasis en la kolekto la eseojn en ilia originala lingvo (respektive la japana kaj angla), aldonante Esperantan tradukon, same kiel okazis dum la simpoziaj prezentoj mem, spekteblaj en la jutuba kanalo UEAviva. Plia grava redakta elekto mia estis lasi la kopirajton por ilia eseo al la aŭtoroj, kiuj preferis gardi ĝin. Baze, Edistudio havas la kopirajton por la tuta volumo, sed la listo de la aŭtoroj gardantaj la kopirajtojn por siaj kontribuaĵoj aperas en la unua paĝo post la kovrilo. Kvankam tio ankoraŭ ne estas normala praktiko en Esperantujo, estis tri fundamentaj kialoj por tiu ĉi decido. La unuaj du estas tio, ke la peto venis de la aŭtoroj mem kaj tio povas seriozigi la tuton, se ni volas prezenti la kolekton ekster Esperantujo, ĉar tio konformiĝas al la nuntempaj normoj por scienca publikigado. Simile mi lasis la aŭtorojn uzi sian preferatan formaton por bibliografioj kaj citaĵoj. La tria kialo estas tamen la plej grava. Kiel estraro de ILEI ni esperas, ke la eseoj IPR 2024/419

— página 20 del PDF —

kreitaj por ni povos ankaŭ havi duan aŭ trian vivon en aliaj volumoj, kunmetitaj de aliaj instancoj por aliaj celoj, publikoj kaj kuntekstoj, eĉ en aliaj lingvoj. Tiel la frukto de nia laboro povos servi por disvastigi eĉ pli multe nian mesaĝon, kiu en tiuj ĉi Aktoj centriĝas pri triamonda kaj virincentra aliro al justa edukado pere de Esperanto. Ekzemple, la verkaĵo de Sara Spanò pri la instruado de literaturo laŭ la usona verkistino Flannery O’ Connor povus facile trovi sian lokon en antologio pri literaturaj studoj, ne laste ĉar baldaŭ lanĉiĝos holivuda filmo pri la aŭtorino, kiu certe kreskigos ŝian famon. Tiel verko originale kreita en Esperanto povus akiri pli da videbleco, samtempe ĵetante lumon sur la laboron de ILEI cele al la disvastigo de Esperanto-edukado kaj espereble kreante novajn pontojn por ĝi. Danke al la elektita kopirajta sistemo, sufiĉos por la interesiĝantoj kontakti la individuajn aŭtorojn por peti la eblon reuzi iliajn verkojn aliloke, citante kompreneble la originalan lokon de apero. La tuta procezo estos, do, multe simpligita por ĉies avantaĝo. Por ke eseoj povu havi duan, trian aŭ plian vivon, la unua kondiĉo estas kompreneble, ke ili estu bone verkitaj kaj prezentu la plej ĝisdatigitan staton de la esplorado pri sia temo. Ni devos kompreneble atendi la juĝon de sendependa recenzisto pri tiu punkto. Sed kiel redaktoro mi povas atesti pri la fakto, ke la plejmulto de la aŭtoroj plene reverkis sian eseon post la Simpozia prelego, respondante al demandoj de la publiko, konsultante novajn materialojn kaj profundigante sian penson por krei kompletajn, aŭtoritatajn kontribuojn, kies influo espereble daŭros en la tempo. Pro tio mi invitas niajn membrojn legi tiun kolekton, celebri kun ni la 75-jariĝon de ILEI kaj pensi pri tio, kiel mem kontribui al la venonta Simpozio kun ĉiam novaj kaj riĉigaj esploroj pri la multaj flankoj de nia tutmonda agado.

Aktoj por la 75-jariĝo de ILEI artikolo de Alessandra MADELLA por Ĉina Radio Internacia (Publikigita: 2024-09-26) Ĉi-jare oni festas la tre gratulindan 75-jariĝon de la Ĉina Popola Respubliko. Kaj decembre oni festos ankaŭ la 75-jariĝon de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Pro tio la estraro de ILEI estas organizanta plurajn agadojn, kiuj iras de celebrado por la kvara eldono de la Premio Maŭro La Torre ĝis premio por „La Instruisto de la Jaro” kaj ĝis tre intensa eldona agado. Parto de tiu lasta estos antologio de la plej bonaj artikoloj de la unua periodo de Internacia Pedagogia Revuo, kiu estas nun la organo de IPR 2024/420

— página 21 del PDF —

ILEI, sed kiu fakte datiĝas de antaŭ ĝia fondiĝo. Zorgos pri tiu historia projekto la estrarano Fernando Pita, dum mia tasko estis redakti por eldonado la libron Aktoj de la Simpozioj de ILEI 2022-23, kiu ĵus aperis paperforme ĉe la itala esperantista eldonejo Edistudio8. ILEI organizas ĉiun jaron buntan internacian Kongreson kun ĉeftemo aparte grava por edukado. Ene de ĝi okazas ankaŭ Simpozio, kiu ideale estas ŝanco de diskutado inter esperantistaj kaj ne-esperantistaj universitatanoj aŭ universitat-nivelaj fakuloj pri temoj de komuna intereso. Ekzemple, en somero 2025 la 58-a Kongreso de ILEI okazos en Beogrado, Serbio, kaj la jam decidita temo por kaj la Kongreso kaj la Simpozio estos „AI kaj lingvolernado”. Lokaj universitatanoj jam montris sian fortan deziron kunlabori kun la LKK cele al starigo de sukcesa internacia evento. Sed la tradicio de ILEI-Simpozioj estas longa kaj ĝi ofte fariĝis motoro de eldona agado. Antaŭa ekzemplo pri Serbio estas la resumaro de la rezultoj de la Simpozio pri lernado en virtualaj komunumoj okazinta en Čačak en 20199. Kaj certe indas senpage elŝuti la kolekton Simpoziaj Aktoj: ILEI 20202021, aparte riĉan je kontribuoj pri interlingvistiko10. Kompilis ĝin Fernando Pita kaj bite publikigis ĝin la brazila eldonejo Tématica en somero 2023. Ĉi-jare mi prenis lian torĉon kaj simile redaktis la libron Aktoj de la Simpozioj de ILEI 2022-23. La 284-paĝa volumo en Esperanto, kun partoj en la angla kaj en la japana, kolektas eseojn, kiuj kreskis el prelegoj prezentitaj dum la Simpozioj de la Tria Virtuala Esperanto-Kongreso de ILEI (VEKI-3) en 2022 kaj de la hibrida ILEI-Kongreso de Linjano Orsabla en Italio en 2023. En tiu ĉi lasta okazo temis pri mojosa kunkongreso kun la junuloj de TEJO. La temoj estis respektive „Esperanto en dulingva kaj plurlingva edukado” kaj „Instrui – ne nur Esperanton! – ekster lernejaj medioj”. La ĉefprelegantoj estis Fabrizio Angelo Pennacchietti, emerita profesoro pri Esperantologio kaj Interlingvistiko ĉe la Universitato de Torino en Italio, kaj Gong Xiaofeng (Arko), emerita profesorino ĉe la Universitato de Nanchang kaj nuna estraranino de UEA. Iliaj kleraj kontribuoj vigligis plurmonatajn internaciajn diskutojn pri la signifo de „lingva higieno” rilate al Esperanto kaj konsciigis la publikon pri la graveco eksperimenti novajn vojojn instrui pere de la reto, kreante viglajn virtualajn komunumojn, ekzemple, de amantoj de Esperanta literaturo. 8

https://edistudio.it/articolo.php?id=175 http://ftn.kg.ac.rs/konferencije/lvc2019/BookofAbstractsLVC\_final.pdf 10 https://www.ilei.info/agado/Simpoziaj\_Aktoj\_ILEI\_2020-2022\_e-libro.pdf 9

IPR 2024/421

— página 22 del PDF —

La kolekto riĉas je kleraj kontribuoj, kiuj reliefigas triamondan kaj virincentran perspektivojn en Esperanto-edukado. Sed la temoj estas pli larĝe pritraktitaj por plene kapti la nuntempajn evoluojn eĉ ekster Esperantujo. Ĉirilate, alia interesa kontribuo pri Ĉinio estas sociologia esplorado de Du Xin, ĵurnalistino kaj lekciistino ĉe la prestiĝa privata Universitato Keio en Tokio, Japanio, kiu montras kiel intereso pri japanaj animacioj fare de ĉinaj fervoruloj povas porti al la deziro lerni la lingvon kaj eĉ viziti la landon por turismo aŭ laboro. Sed Ĉinio jam aperas sur la kovrilpaĝo mem de la kolekto. Tie staras, fakte, la studentoj de la magistra programo pri Esperantologio ĉe la Universitato de Poznano en Pollando, fotitaj dum la Germana Kongreso kun sia profesorino Ilona Koutny kaj la prezidanto de UEA Duncan Charters. Interese, la du homoj, kiuj plej intense fiksas la fotilon, la junulino Long Yunxia (Nuba) kaj la junulo Li Bochuan (Briko) nun ambaŭ laboras ĉe la Esperanto-Muzeo de la Universitato de Zaozhuang, pluvivigante tiun sperton kaj donante al ĝi novajn radikojn kaj espereble novan estontecon. Sur blanka tabulo malantaŭ la studenta grupo estas skribite „Der Krieg ist aus!” (germane, „La milito finiĝis!”). Tiuj signifoplenaj vortoj kvazaŭ enkondukas la antaŭparolon de la prezidanto de ILEI, Ahmad Reza Mamduhi, pri tio, kiel justa edukado pere de Esperanto povus porti nin al pli egalrajtaj internaciaj rilatoj kaj tiel al monda paco. Ni esperas, do, ke la 75jariĝo de ILEI estos signifoplena paŝo, kiu portos nin al pliaj atingoj en tiu ĉi direkto.

La Interlingvistikaj Studoj en AMU finis sian agadon per la lastaj ekzamenoj Ilona KOUTNY, prof. UAM Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj de AMU La Interlingvistikaj Studoj en la Adam-Mickiewicz-Universitato (AMU) estis fonditaj en 1997 per rektora dekreto kaj la unua grupo startis en 1998. Inter 9. kaj 11.09.2024, post 26 jaroj da funkciado, la oka grupo trapasis sian lastan ekzamenon kun defendo de faklaboraĵoj. Tiu ĉi grupo estis la plej granda komence en 2021 kaj ankaŭ fine. 11 gestudentoj prezentis siajn temojn rilatajn al 3 specialiĝoj (krome 3 sekvos baldaŭ): IPR 2024/422

— página 23 del PDF —

El tradukado (gvidanto de la unuaj 3 laboraĵoj: Chris Gledhill): GONG Xiaofeng (CN): Apliko de universalaj trajtoj de tradukado en la tradukoj de la ĉina klasika romano Ruĝdoma Sonĝo (recenzanto: Nicolau Dols) O Gisook (KR): Korea-Esperanta traduko de korea moderna poezio (recenzanto: Klaus Schubert) Vitor Tagor de Magalhaes Monteiro (BR): Aŭtomataj Tradukiloj (recenzanto: Klaus Schubert) YU Jianchao (CN): El la ĉina al Esperanto: diferencaj esprimoj en realaĵo, strukturoj kaj kulturaĵoj (+ etvortara ĉapitro pri lernado, gvidanto Ilona Koutny, recenzanto: Alessandra Madella). El interlingvistiko (gvidanto Vera Barandovská-Frank): Ana Alebić-Juretić (HR): La fonto(j) de la Fiuma idiomo. Ĉu la Fiuma idiomo estis la unua internacia lingvo en Rijeka (eksa Fiume)? (recenzanto: Ida Stria) Renato Guedes Filho (BR): Ikoneco por artefaritaj lingvoj (recenzanto: Ida Stria). El la Esperanto-movado (gvidanto Mark Fettes): Fabio Fortes (BR): Kiom lingvo efikas sur la mondo? La utopioj kaj la politika programo de Esperanto laŭ brazilaj esperantistoj (recenzanto: KIMURA Goro Christoph) Tim Owen (GB): Esperanto en Britujo: de la Unua Libro ĝis gastigado de la Universala Kongreso en 1907 (recenzanto: Ziko van Dijk). El metodiko (gvidanto Katalin Kováts de la unuaj 2 laboraĵoj): Maurizio Giacometto (IT/GB): Dedistanca edukado en Esperanto: la programo Ekparolu! kiel ilo por efika dua-lingva akirado (recenzanto: Peter Weide) Rafał Darasz (PL): Andrzej Pettyn – la pedagogia penso kaj aliro al instruado spegulita en liaj elektitaj lernolibroj de Esperanto (recenzanto: Barbara Pietrzak) Milan Kolka (CN): Pretigo de elektronika versio por plurlingva temvortaro (+ programado, gvidanto Ilona Koutny, recenzanto Markos Kramer). Ankaŭ la unujaran instruistan trejnadon finis 5 partoprenantoj (gvidanto Katalin Kováts):

IPR 2024/423

— página 24 del PDF —

Aranka László (RS): Reta instruado de Esperanto en miksitaj grupoj de vidantoj kaj nevidantoj Nedeljka Nedeljka Ložajić (RS): Reta instruado de Esperanto por nevidantoj Yentl-Rose Hemelrijk (NL): Pedadogia analizo de verkigaj taskoj Lidka Komar (PL): Halina Komar kaj ŝia socia agado per Esperanto ZHANG Changsheng (CN): Kultura konverĝo, tradukado kaj elpensoj por ĝia instruado (+ etvortara ĉapitro pri laboro, gvidanto Ilona Koutny) Ili havis kompleksan ekzamenon pri Esperantaj lingvo, kulturo kaj movado, krome provinstruadon. Ni havis la bonŝancon gastigi ankaŭ la prezidanton de UEA, Duncan Charters, kiu partoprenis en ilia prijuĝo kaj transdonis la instruistajn diplomojn.

La interlingvistika grupo kun Katalin Kováts kaj Ilona Koutny Post la ekzamenoj okazis la Interlingvistika laborsekcio de la fama Internacia Lingvista Kongreso en Poznano kun 12 anglalingvaj prelegoj kaj diskutoj, en kiu ankaŭ la studentoj povis partopreni. Ĵaŭde la studentoj kaj instruistoj de la Interlingvistika fako de AMU festis kune kun la IPR 2024/424

— página 25 del PDF —

prelegantoj de la Kongreso dum agrabla bankedo. Dankon al ESF por la subteno de la studentoj kaj festado. La kultura festivalo Arkones (same la lasta) fermis la semajnon per riĉa programo. Pluraj kontribuoj de finstudintoj kaj instruistoj kolorigis la programon: Arko (Gong Xiaofeng) pri tradukado, virina agado; Longarko (ZHANG Changsheng) pri la Granda Ĉina Kanalo; Milan Kolka pri la estonta UK en Brno; kontribuo al la temvortara projekto; Hoan Thi Tran pri vjetnamaj manĝkutimoj. Vitor Monteiro gitarludis dum la miela vespero kaj Nicolau Dols deklamis katalunan poemon en la originala kaj Esperanta versioj. Michael Farris prezentis kreolajn lingvojn; Katalin Kováts per tabua kaj intima temo altiris la publikon: en la ombro de kancero. Ŝi ankaŭ RISKOludigis la partoprenantojn. Duncan Charters prelegis pri literaturo kaj pri UEA; François Lo Jacomo pri la ebla Unesko-rezolucio pri Esperanto; Ilona Koutny pri la temvortara projekto kun siaj kunlaborantoj (ili prezentis la du novajn temvortaretojn kun ĉina versio); raportis pri la Lingvista Kongreso kaj rememoris pri sia instruisto kaj antaŭulo, István Szerdahelyi (fondinto de la Esperanto-fako en Budapeŝto) okaze de lia 100-jara jubileo. Ŝi prezentis ankaŭ la libron, kiun ŝi kompilis el liaj verkoj.

Interkulture kaj inkluzive en Beogrado de Radojica PETROVIĈ (Serbio) La 88-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) kaj trejnseminario por Esperantaj instruistoj kaj aktivuloj, kiun Serbia Esperanto-Ligo (SEL) subvenciigis el la EU-programo Erasmus+, estis la akso, ĉirkaŭ kiu kreiĝis la programo de la kombinita evento „Interkulture kaj inkluzive”, kiu okazis en Zemuno (parto de Beogrado), inter la 17-a kaj 24a de aŭgusto 2024, kun financa subteno de UEA kaj ILEI aldone al tiu de Erasmus+. „Interkulture” ĉar ĝi estis ero de la UEA-agado celita al kreskigo de interkultura komunikkompetento. „Inkluzive” ĉar ĝi kunvenigis kaj kunloĝigis blindajn kaj vidantajn esperantistojn el diversaj landoj, entute 56 el 14 landoj, ebligante konatiĝon kun diversaj vivperspektivoj kaj diversaj kulturaj fonoj. En sia salutmesaĝo al la organizantoj kaj partoprenantoj de la evento, la Prezidanto de ILEI Ahmad Mamduhi emfazis:

IPR 2024/425

— página 26 del PDF —

„La temo ’Interkulture kaj inkluzive’ estas ne nur taŭga, sed ankaŭ esenca en nia nuna mondo. Ĝi resonas profunde kun la fundamentaj principoj de Esperanto kaj ILEI. Ni vivas en epoko, kiam interkultura dialogo kaj inkluziveco estas pli gravaj ol iam ajn, kaj via evento montras kiel Esperanto povas ludi gravan rolon en tiu procezo.” Ĉar la evento okazis en la mezo de balkana regiono, kun multaj ILEI-anoj inter la organizantoj kaj partoprenantoj, gravaj fadenoj en ĝi estis „Balkanaj tagoj” (tiuregionaj kunlaborigaj interkonsiliĝoj) kaj „Tagoj de ILEI” (kiel ILEI plifortigu sian ĉeeston kaj agadon en la regiono). El tiuj diskutoj, precipe enkadre de la seminario, naskiĝis nova edukprojekto, ĉi-poste klarigita per kelkaj pliaj vortoj. La programo ampleksis abundon da edukaj, kultur-artaj kaj turismaj eroj kontribuantaj al la persona kaj profesia kresko de la partoprenantoj. En la seminario ĉefprelegis la prezidanto de UEA, Duncan Charters, pri interkulturaj sentemo kaj kompetento, kaj Francesco Maurelli kun Sara Spanò, pri projektmastrumado kaj EU-programoj. Kelkaj aliaj partoprenantoj kontribuis per siaj spertoj ligitaj al la ĉeftemo. En la praktika ateliera parto de la seminario estis diskutataj kelkaj projektideoj, el kiuj naskiĝis nova partnera edukprojekto proponata al Erasmus+ laŭ la alvoko kun oktobra limdato, kies rezulto estos konata post kelkaj monatoj. Kelkaj eksterseminariaj prelegoj traktis temojn de ĝenerala kulturo kaj kleriĝo, ekzemple pri rusa klasika literaturo, egiptaj hieroglifoj kun palpeblaj reliefaj modeloj por blinduloj, Esperanto kaj tradukarto, informteknologiaj faciligoj por nevidantoj k.a. La Konversacia rondo de Natalia Kasymova celis progresigon de Esperantaj komuniklertoj. La kulturartan kaj distran programon riĉigis Blanka Laslo, Danijela Petroviĉ, Saŝa Pilipoviĉ, Karsten Schnathorst – Kaŝi, Nedeljka Loĵajiĉ, Uroŝ Martinoviĉ, kantgrupoj surloke kreitaj kaj ekzercintaj, pluraj deklamantoj de Esperanta poezio. Du duontagaj ekskursoj en Beogrado kaj unu tuttaga iom suden, ĝis Kragujevac – la unua ĉefurbo de moderna Serbio, ebligis al la partoprenantoj enrigardon en la lokajn kulturon kaj historion. Komuna tagmanĝo en nacistila restoracio en Kragujevac kaj vespermanĝo sur barĝo aranĝita restoracie, ankrita sur Danubo proksime de la kongresejo, aldonis al la tuta travivaĵo iom da balkanaj gustoj kun odoro de lokaj manĝkutimoj. Kaj, grave en la perspektivo direktita futuren, la evento signifis novan plispertiĝon de la organiza teamo de SEL por novaj internaciaj renkontiĝoj en Serbio. La kontento de la partoprenintoj signifas gravan kuraĝigon. Post IPR 2024/426

— página 27 del PDF —

internaciaj eventoj de REF en Rudnik (2017), SAT en Kragujevac (2018), ILEI en Ĉaĉak (2019), „Interkulture kaj inkluzive” en Zemuno (2024), la serio daŭriĝos per ILEI-kongreso en Beogrado (2025), IFEF-kongreso en Mokra Gora (2026) kaj poste ni vidos kio ankoraŭ.

Tra brajlo kaj muziko al la mondo de Danijela PETROVIĆ (Serbio) Lui Braj (Louis Braille) naskiĝis en Francio en la jaro 1809. Ludante per aleno de sia patro, li pikis sian okulon. Pro tio li blindiĝis. Kiam Lui estis knabo, li kreis perfektan sespunktan sistemon (brajlan alfabeton). Tiel ekestis ankaŭ matematikaj, muzikaj kaj aliaj signoj en la brajla sistemo. La brajla alfabeto multe plifaciligis la vivon kaj edukadon de la blinduloj. La brajla alfabeto kaj muziko havas precipan rolon en la vivo de nevidantaj homoj. Kun ambaŭ ili renkontiĝas en sia infanaĝo. La tuŝkapablo kaj la aŭdkapablo estas gravaj kiam oni parolas pri perceptado. Infanoj, kiuj volas komenci pritrakti muzikon, unue renkontiĝas en lernejo kun la brajla alfabeto ĉar ili devas ellerni ĝin. Tial, unue ili lernas la literojn, ciferojn kaj aliajn simbolojn, kaj nur poste ili eklernas muziknotojn. Pli malofte la procezo estas inversa. Ĉi tio estas grava, ĉar ankaŭ la muziknotojn oni legas kaj skribas brajle. Tio, kio estas okuloj por vidantaj homoj, ĉe nevidantoj estas oreloj kaj tuŝoj. Oni legas kaj skribas brajlan alfabeton per ambaŭ manoj. La bazo de la alfabeto estas ses punktoj (sespunkta sistemo), ordigitaj tri maldekstre kaj tri dekstre. La sama regulo estas por brajlaj muziknotaj tekstoj. Alie, dum ludado de muzikinstrumento, ne estas eble legi samtempe per ambaŭ manoj. La maldekstra mano legas skribitan tekston kaj la dekstra ludas ĝin, kaj inverse. Tiel estas ne eble legi kaj ludi ambaŭ sekciojn – de la dekstra mano kaj de la maldekstra. Pro tio, la tekston oni tuj devas lerni parkere, parton post parto aŭ frazon post frazo, takton post takto. Ambaŭ sekcioj sur la sama paĝo troviĝas unu post la alia alterne. Unue oni skribas la dekstran manon kaj sube la maldekstran. Aliajn simbolojn ligitajn al muziko, kiel fingroordo, dinamiko, oni skribas malantaŭ kaj antaŭ la notoj, ne sube aŭ supre kiel en notliniaro por vidantaj. IPR 2024/427

— página 28 del PDF —

En la tuta mondo, la notojn oni skribas sammaniere, sed la skribordo ne estas la sama en ĉiuj landoj. Plejparte oni skribas laŭ temaj partoj, unue la dekstran, poste la maldekstran manojn, kaj tiel alterne, sed ie oni skribas la dekstran kun la maldekstra mano takton post takto. Ĉiu maniero de la skribo havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Iam estas pli bone skribi la sekciojn alterne, sed la alia maniero havas sian avantaĝon, ĉar se oni skribas la takton de la maldekstra kaj la saman takton de la maldekstra manoj, tiam ni povas scii tuj kion ludas la dekstra kaj kion la maldekstra manoj en la sama takto. Tio povas plifaciligi kunigon de ambaŭ manoj, sed same, tio povas malplifaciligi ĉar, se ni bezonas nur la dekstran manon, ni devas transsalti takton de la maldekstra. Oni ne skribas muziknotojn sammaniere por ĉiu instrumento. Tial ekzistas simboloj, kiuj havas pluroblajn signifojn. Por iuj instrumentoj, la legado estas la precipa problemo. Кiu ludas gitaron, unue devas tralegi la frazon, tiam formeti la libron de sur la genuoj por preni la gitaron ludendan per ambaŭ manoj. Poste, por denove uzi la libron se necese, nepras formeti la gitaron aŭ meti la libron sur pupitron kaj tiel legi. Absoluta aŭdkapablo, bona memoro kaj aliaj kapabloj estas tre gravaj, sed sen muzika brajla alfabetigo, la klerigado estas tre malfacila. La infanoj, kiuj ne ellernis la brajlan alfabeton aŭ legas ĝin malfacile, havas problemojn en legado kaj skribado de muziknotoj. Ne gravas nur la rapideco en legado kaj skribado. Ekzistas simboloj, kiuj estas malaj unu de la alia, sekve infanoj miksas ilin. Necesas reorientiĝi disde la literoj kaj ciferoj al la muziknotoj. Multaj signoj havas pluroblan signifon. Ekzemple, iu signo en muziko ofte kongruas kun iu litero aŭ cifero en matematiko. Tiuj, kiuj ne sufiĉe uzas la brajlon pro manko de literaturo, aŭ malbone legas ĝin, estas devigataj aŭskulte lerni parkere, helpate de instruisto aŭ alia persono. Tio povas esti malfacila kaj postulas multe da tempo. Koncerne la muzikliteraturon, en nia lando ekzistas apartaj problemoj. Nia biblioteko, muziklernejo posedas librojn el la tempo de Veljko Ramadanoviĉ. Tiam iuj blindaj muzikistoj donacis sian literaturon al la lernejo, aŭ iuj instruistoj heridigis siajn aĉetitajn librojn. Inter la libroj ekzistas diversaj muziknotoj, kiuj estas nelegeblaj, multfoje ili estis uzataj kaj oni devas reskribi ilin. Ekzistas literaturo, kiu estas legebla. Estas problemo, kiam unu verko estas ununura ekzemplero kaj ĝuste tiu libro estas bezonata por kelkaj gelernantoj. Tiam la instruisto devas elspezi multe da tempo por reskribi la notojn, sed tio tute ne estas facila. Tio ne estas kutima litera teksto, kiun oni legas frazon post frazo, sed ni transskribas ĝin de noto IPR 2024/428

— página 29 del PDF —

al noto, de signo al signo, kaj per unu mano ni legas, per la alia ni reskribas. Memstara transskribado estas same tiom malfacila kiom la skribado helpe de persono, kiu diktas al vi. Al homoj, kiuj vidas kaj kiuj antaŭ si havas reskribendajn komponaĵojn, oni devas klarigi kiel dikti. La diktado kaj skribado estas tre longaj kaj lacigaj. La persono, kiu diktas, elparolas ĉiun noton kaj aliajn simbolojn, por ke la verko estu bone reskribita. La reskribo devas ĝustamaniere prezenti kiel la komponisto imagis la verkon, dum li kreis la muzikon. Ni estas ofte devigitaj aĉeti aŭ prunti literaturon el aliaj landoj. Tio hodiaŭ estas pli facila. La plejmulto da literaturo ekzistas por piano, dum por aliaj instrumentoj ekzistas iomete, aŭ por iuj neniom, kaj ni devas elturniĝi. Ĉar la komputila tekniko progresis, hodiaŭ ekzistas programoj, kiuj transformas la notojn el la notliniara en la brajlan sistemon. Tial oni bezonas komputilojn, skanilojn, programojn kaj brajlajn presilojn. Hodiaŭ multaj ŝtatoj en la mondo printas muziknotojn. Antaŭ 13 jaroj, nia lernejo ekhavis ekipaĵon por printado. La 24-an de decembro en la jaro 2010 okazis humanitara koncerto, en kiu ludis niaj famaj muzikartistoj. Tiuj estis ekslernantoj de nia muziklernejo: Stefan Milenković, Lidija kaj Sanja Bizjak, Jasmina Trumpetaš kaj aliaj. Ĉi tiu projekto estis gvidata de du koleginoj, Zlata Maleš kaj Mirjana Mihailović por ekhavi ekipaĵon. Hodiaŭ ni havas presitajn librojn por solfeĝo, piano, harmonio, akordo, teorio de muziko. Ni plu laboras pri tio, ĉar iujn verkojn ni devas renovigi aŭ krei tiujn, kiujn ni ne havas. Ni devos enskribi en komputilon, ordigi por printado kaj nur tiam printi, por ke la instruado povu esti ĝustamaniera.

Kion la Japana-Korea Kongreso alportis al instruistoj de Alessandra MADELLA (Italio) Komence de oktobro 2024 mi vizitis Sudan Koreion por partopreni en la 3-a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio en la plaĉe tradicia urbo Jeonju, kun grupo de 11 homoj de la Zaozhuang-Universitato. Survoje ni vizitis la prestiĝan Hankuk-Universitaton de Fremdlingvaj Studoj en Seulo, cele al fortigo de rilatoj kaj ebla kunlaboro por projekto de nova internacia fako pri Esperanto kaj la ĉina, baldaŭ lanĉota en Zaozhuang. Tre gastame akceptis nin en la Konfucea Instituto du esperantistaj profesoroj: ĝia estro Na Mingu kaj Lee Young-Koo, honora prezidanto de Korea EsperantoAocio kaj de la universitato mem. Krom bela rulaĵo pentrita pri la historio de IPR 2024/429

— página 30 del PDF —

la Silka Vojo, pentrita de Zhu Lirong, la plej signifoplena donaco de la ĉina delegacio estis la nove eldonita libro MENGZI laŭ la Esperanta traduko de la bedaŭrinde forpasinta profesoro Sasaki Teruhiro el Japanio. La originala libro de la konfucea filozofo kaj la pensoplena traduko de profesoro Sasaki estis fakte verkitaj en Zaozhuang. La Kongreso mem okazis ĉe Jeonju-Nacia Universitato de Pedagogio, paralele kun la 6-a Esperanto-Forumo inter Shanghai kaj Seulo. Estis aparta honoro kaj plezuro por mi povi porti al tiuj gravaj eventoj la saluton de ILEI, kiu havas en Koreio unu el siaj plej grandaj sekcioj, kies viglaj membroj ofte aktive partoprenas en niaj kongresoj. Pluraj partoj de la programo alportis valorajn sciojn speciale al instruistoj kaj oni devis ofte elekti inter du aŭ pli da same interesaj, sed samtempaj eroj. Do, en mia mallonga raporto mi koncentriĝos nur sur kelkaj memorindaj kontribuoj, kiujn mi mem povis spekti. En la komenca simpozio, kiu okazis eĉ antaŭ la oficiala malfermo, loka fakulo prezentis la situacion de lingvoinstruado en la korea eduka sistemo, kaj Giridhar Rao same prelegis pri la kazo de Barato. Bak Giwan interese diskutis la defion de artefarita intelekto por lingvolernado, kiu konsekvence orientiĝas pli kaj pli al la individua komunika ĝuado de la uzanto mem. Laŭ li, tiu evoluo donas novan ŝancon al Esperanto, kiel lingvo de la komenco bazita sur la ĝuado de homaj rilatoj, pli ol sur ekonomia utilo. Siaflanke, So Jinsu, prezidanto de Korea Esperanto-Asocio, estrarano de UEA kaj universitata fakulo pri arta ekonomiko, malfermis la laborojn pri la kongresa temo „Novaj tendencoj de kulturaj mondoj en Japanio kaj Koreio”. Li parolis pri la diversaj fazoj de la tutmondiĝo de la korea kulturo, de televidaj dramoj kaj filmoj ĝis la muzika ondo de la tiel dirita „K-pop”, substrekante nuntempajn evoluojn kiel la rolo de artefarita intelekto kaj la kreskanta merkato de ciferecigitaj artaĵoj. Krom la kunlaboroj inter vidaj kaj muzikaj artistoj de Japanio kaj Koreio, interesa parto de lia kontribuo estis kiel plej bone uzi artajn enhavojn kaj kunligojn por videbligi Esperanton en sociaj retejoj. Interesaj prelegoj de la japana flanko inkluzivis promenadon de Kitagawa Ikuko, prezidantino de Japana Esperanto-Instituto, al la malkovro de koreaj historiaj spuroj en la kvartalo Ŝin-Okubo de Tokio. Al ĝi eĥis amuza kaj pensiga komparo pri popolaj dirmanieroj en Koreio kaj Japanio fare de Kitagawa Hisasi. Belmonto klere kontrastigis sian lastatempan tradukon de la japana klasikaĵo Rakontaro de Genĝi de Murasaki Ŝikibu kun antaŭaj esperantigoj. Fine kortuŝis la rakonto de Kitagawa Syozi pri okazintaĵo en la 19-a jarcento proksime de la urbo Obama en Japanio. Tie fakte la lokanoj helpis koreojn erare alvenintajn tien pro mara IPR 2024/430

— página 31 del PDF —

tempesto, malgraŭ la ordono de la registaro tion ne fari kaj ĝia klopodo forviŝi tiun memoron de spontanea amikeco inter popoloj. Inter la ĉinaj prelegoj aparte memorindas la du faritaj por la faka kunsido de la Zamenhofa Instituto, fondita per la mono kolektita per la retaj Esperantaj kursoj de Bak Giwan. Zhao Jianping, iama redaktoro de Ĉina Radio Internacia, rakontis pri sia lernado de Esperanto en Orient-Ĉina Normala Universitato, sub la gvido de Qian Minqi, kiu ludas Jolanda en la fama videokurso Pasporto al la Tuta Mondo. Post lia eniro en la radion, Xie Yuming, la tradukinto de Ruĝdoma Sonĝo, helpis lin serioze profundigi sian studadon pere de speciale verkita lernolibro kun 365 lecionoj kaj listo de legindaj libroj. Sun Mingxiao (Semio) prezentis siaflanke la ĉefajn konservaĵojn ĉe la Esperanto-Muzeo de la Zaozhuang-Universitato, multaj el kiuj havas historian valoron rekonatan de la registaro. Konklude, tiu ĉi kongreso kun partoprenantoj el 16 landoj, pruviĝis tre interesa ŝanco de komuna lernado kaj multon alportis al instruistoj rilate al interkultura komunikado kaj sugestoj por pli engaĝaj lecionaj enhavoj.

IPR 2024/431

— página 32 del PDF —

El la landoj kaj sekcioj… Belgio Belga Esperanto-Studsemajnfino (B.E.S.T.) KIU kunorganizas Flandra Esperanto-Ligo (FEL) kaj Espéranto Wallonie (V.Esp-o) KIAM? semajnfinon de 21-23 februaro 2025 (vendredvespero ĝis dimanĉtagmezo); KIE? gastejo DE IEP, Poperingseweg 34, 8900 Ieper; POR KIUJ? komencantoj; progresintoj (kiuj sekvis bazan kurson); plenlernintoj (intereso pri gramatikaj finornamaĵoj, vorttrezoro, beletro). KOTIZO € 130 – por gemembroj de belgaj Esperanto-asocioj kaj nebelgoj, € 140 – por aliaj. La kotizo inkluzivas manĝojn, teo- kaj kafo-paŭzojn, tranokton, kursojn donitajn de konataj kaj spertaj esperantistoj, libroservon. Aliĝo validas ekde ricevo de la kotizo sur la konto BE15 5230 8080 6230 de Esperantoklubo La Konko. La gastejo troviĝas je promendistanco de la urbocentro de la gemuta urbeto Ieper en la belga provinco Okcidentflandrio, ne for de la belga-franca landlimo. La urbo kaj la ĉirkaŭaĵo estas vere plenaera muzeo pri la Unua Mondmilito. Pliaj informoj ĉe Piet Glorieux, Pastoor Blanckestraat 8/0201, BE-8310 Kortemark, Belgio, tel.: +32 472 257 918, rete: piet.glorieux@gmail.com. Informoj kaj perreta aliĝo: eventaservo.org.

Burundo Esperantistoj subtenis indiĝenajn komunumojn en Burundo La 28-an de septembro 2024, la burunda esperantistaro disdonis instrumaterialojn (kajerojn) kaj vestaĵojn al indiĝenaj infanoj de la komunumo Nyabihanaga, Mwaro-Provinco. Kiam ni alvenis al lernejo, la infanoj bonvenigis nin per kantoj. Tiu ĉi donaco estis donita danke al monkolektaj kampanjoj inter burundaj kaj eksterlandaj esperantistoj, specife de Scio Sen Bariloj (SSB), kaj la Svisa Esperanto-Societo (SES). Oni respondis al invito de la Ministro pri solidareco kaj homaj rajtoj, kiu petis de Nacia EsperantoAsocio de Burundo „ANEB” okazigi Esperanto-instruadon al indiĝenaj instruistoj de la lernejo nomata „GIRIMBABAZI TUJANE”. En Esperanto tiu nomo signifas: „ESTU KOMPATEMA, NI IRU KUNE”. IPR 2024/432

— página 33 del PDF —

La lernejo estis konstruita dum pli-malpli tri jaroj kun la celo helpi al la indiĝena popolkomunumo. Ĝi havas 200 studantojn kaj 20 instruistojn. En la pasinteco, infanoj de la indiĝena popolo malamis lernejon pro la laboro de siaj gepatroj. La respondeca ministro pri solidareco kaj homaj rajtoj estas parto de tiu ĉi komunumo. Ŝi faris ĉion, kion ŝi povis por ŝanĝi la bildon kaj vivmanieron de sia komunumo. Ŝia celo estis krei ĉi tiun lernejon. Esperanto bonŝance estas elektita kiel lingvo de lernado kaj komunuma unuiĝo. Por tio la ministro petis, ke ni organizu Esperanto-instruadon en tiu ĉi lernejo por instruistoj.

Aime Patrick MANIRAKIZA

Francio Espéranto-France eldonis du legolibrojn, kiuj celas komencantojn kaj progresantojn: Stranga malapero kaj Inès en Okcitanio.

Stranga malapero, de Lions-Oliviéri Marie-Laure facila rakonto por komencantoj Stranga malapero estas mallonga, 48-paĝa novelo, kiu ebligas al komencantoj komenci siajn unuajn legadojn. IPR 2024/433

— página 34 del PDF —

La rakonto okazas en Korsiko. Estas la fino de la lerneja jaro kaj la lernantoj preparas L’Avare (La Avarulo) de Molière, teatraĵon. Sed strangaj aferoj okazas: stranga karaktero aperas kaj la patro de Carla kaj Enzo malaperas… Tiu rakonto estas verkita en facila lingvo, tial komencantoj (ekde la nivelo A1 de la KER-sistemo) povas ĝui la rakonton. Antaŭ ol eldoni ĉi tiun libron, Espéranto-France laboris kun grupo da lernantoj, kiuj ĵus finis la deklecionan kurson aŭ jam studis kelkajn lecionojn. Tio helpis nin adapti la tekston kaj aldoni difinojn aŭ bildetojn por klarigi malfacilajn vortojn. Fine de la novelo, du paĝoj da demandoj kaj ekzercoj donas al la leganto la okazon kontroli sian komprenon de la rakonto. Kvar pliaj paĝoj proponas demandojn pri la libro kaj pri la loko, kie okazas la rakonto. Ĉiuj respondoj estas en la lasta paĝo de la libro. Formato: 150 x 210 mm • 48 paĝoj • ISBN: 978-2-9507376-9-4 • Leĝa depono: januaro 2021 Publika prezo en Francio: 9 € Por aĉeti la libron: https://butiko-esperanto-france.org/ Rabatoj ekde 5 ekzempleroj, pri aĉeto kaj rabatoj por asocioj, libroservoj: vidu niajn kondiĉojn en https://esperanto-france.org/katalogo-butiko.

Inès en Okcitanio, de Laure Patas d’Illiers, legolibro por progresantoj Inès alvenas al Okcitanio, regiono en la sudo de Francio, por studi. La junulino ŝatas la tiean vivon, sed okazas misteraj eventoj. Ĉu ŝi travivos tragedion? Ĉu ŝi estos elpelita el Francio? Ĉu morto minacos ŝin? Ĉu amo kapablos protekti ŝin kontraŭ ĉiuj danĝeroj? Ĉi romaneto malkaŝos la destinon de Inès kaj helpos vin plibonigi vian komprenon de Esperanto. Legu, ĝuu! Tiu ĉi romaneto, ilustrita per desegnaĵoj de la aŭtoro, celas precipe progresantojn. Ĝi estas disponebla kiel presita libro kaj bitlibro (EPUB). Formato: A5 (148 x 210 mm) • 74 paĝoj • ISBN: 978-2-494261-02-0 Publika prezo en Francio: 9 €. La libron vendas Espéranto-France en sia retbutiko: https://butiko-esperanto-france.org/ kaj ĉe: https://www.lulu.com/spotlight/esperanto-france/. La libro estas disponebla en EPUB-formato ĉe https://www.lulu.com/spotlight/esperanto-france/. Rabatoj ekde 5 ekzempleroj, pri aĉeto kaj rabatoj por asocioj, libroservoj: vidu niajn kondiĉojn en https://esperanto-france.org/katalogo-butiko. IPR 2024/434

— página 35 del PDF —

Prezento de la aŭtoro, Laure Patas d’Illiers Laure Patas d’Illiers vivas en Parizo, Francio. Kiel komputada inĝeniero ŝi helpas disvastigi la uzon de liberaj programoj en la francaj publikaj administracioj. Ŝi devenas el malnova franca nobela familio. Ŝi estas konsiliano de la franca branĉo de Eŭropo Demokratio Esperanto. Ŝiaj tekstoj aperis en pluraj gazetoj. Ŝi plurfoje estis premiita de la Belartaj konkursoj de UEA. Emmanuelle RICHARD (Francio)

Germanio Alta ŝtata distingo de Germanio: Zsófia Kóródy ricevis la Federacian Meritkrucon sur Rubando La prezidantino de AGEI (germana landa sekcio de ILEI), ĉefkunlaborantino de la Esperanto-Centro Herzberg, Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo estis honorata pro la pli-ol-20-jara multkampa volontula laboro por la socio, pro la vasta agado por Esperanto kaj la antaŭenigo de interkompreniĝo inter homoj de malsamaj naciecoj kaj kulturoj. Al la rara meritpremio apartenas diplomo subskribita de FrankWalter Steinmeier, la Federacia Prezidento de Germanio. Festceremonio La transdono de la Meritkruco sur Rubando de la Meritordeno de la Federacia Respubliko Germanio okazis en la urbodomo de Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo. En la festevento partoprenis la urbestro Christopher Wagner, Marcel Riethig, la estro de la distrikta administrado en Göttingen, la eksurbestroj Gerhard Walter kaj Lutz Peters, kelkaj aliaj lokaj politikistoj, Peter Zilvar, gvidanto de la Esperanto-Centro kaj prezidanto de Esperanto-Societo Sudharco, reprezentantoj de regionaj Esperanto-asocioj kaj geamikoj. 20 jaroj da laboro por kaj per la paclingvo Esperanto En sia laŭda parolado Sinjoro Riethig klarigis, ke la premio estas unuavice por tiuj, kiuj faras elstarajn kontribuojn al la komunumo, kiuj prenas respondecon, kiuj zorgas kaj kiuj montras kuraĝon defendi demokratiajn valorojn. Li aldonis, ke la vivo kaj laboro de Zsófia Kóródy estas karakterizitaj per klopodoj faciligi reciprokan kompreniĝon inter homoj de malsamaj naciecoj kaj kulturoj. Ĉi tie li inkluzivigis Esperanton kiel ponton de komunikado. Li emfazis, ke la ĝusta persono ricevis ĉi tiun premion pro siaj meritoj kaj priskribis la aktivadon de Zsófia Kóródy dum la lastaj 20 jaroj, aldonante, ke ŝia engaĝiĝo multe kontribuis al la kreado de Herzberg IPR 2024/435

— página 36 del PDF —

kiel Esperanto-urbo. Li elstarigis kelkajn laŭdindajn aktivaĵojn: la sindonan laboron dum 15 jaroj por la junulara interŝanĝprojekto kadre de la urba ĝemeliĝo inter Herzberg kaj Góra en Pollando, la daŭran produktadon de tradukoj, broŝuroj, tabuloj ktp. por Herzberg – la Esperanto-urbo, la prizorgadon de la Esperanto-fakbiblioteko kun unikaj arkivmaterialoj kaj la organizadon de regionaj kaj internaciaj Esperanto-aranĝoj kaj kongresoj en Herzberg. „La mondo bezonas pli da interkompreniĝo kaj ĝuste tio faras ŝian laboron tiel valora por nia komunumo” – li diris.

Gratuloj, dankoj Gerhard Walter, la iama urbestro de Herzberg, kaj lia posteulo, Lutz Peters estis inter la unuaj gratulantoj. Peter Zilvar, prezidanto de la EsperantoSocieto Sudharco (EGS) ekde 1976, gvidanto de la Esperanto-Centro dankis Zsófia Kóródy pro ŝia grava kunlaboro kaj senlaca engaĝiĝo, kiuj grave kontribuis al tio, ke multaj ĵurnalistoj, radio- kaj televid-raportistoj kaj Esperanto-amikoj el la tuta mondo vizitis Herzberg kaj konatiĝis kun la urbo, la regiono kaj Germanio.

IPR 2024/436

— página 37 del PDF —

Daŭrigo de Esperanto-aktivadoj Dankante, Zsófia Kóródy diris, ke ŝia pli ol dudekjara laboro por la Esperanto-Centro estis samtempe laborado ankaŭ por la urbo Herzberg kaj por la internacia uzado de Esperanto. Ŝi emfazis, ke tiu meritkruco estas kompreneble ankaŭ por ĉiuj, kiuj dum tiuj jardekoj aktive kunagadis, ja sen la subteno de klubanoj, membroj, lokaj kaj regionaj agadantoj, sen GEA kaj pluraj internaciaj organizaĵoj, projektpartneroj ne estintus eble tiom da faroj kaj rimarkeblaj rezultoj por Esperanto kaj en Herzberg am Harz kaj en la mondo. Ŝi certigis ĉiujn, ke ŝi volonte daŭrigos siajn vastajn Esperantoaktivaĵojn. Agnosko ankaŭ por Esperanto Tiu speciala ŝtata ordeno signifas gravan agnoskon de la valoroj de Esperanto kaj de la ĝisnunaj laboroj per tiu lingvo. Estas rimarkita kaj aprezata la vasta uzado de Esperanto en Herzberg kaj en la regiono en videblaj, publikaj lokoj en formo de monumentoj, loknomoj, vojmontriloj, klarigtabuloj ĉe turismaj vidindaĵoj; estis perceptitaj kaj alte taksataj la edukado por paco, popola interkompreniĝo kaj ĝemelurbaj kontaktoj, la engaĝo de lernejanoj, de membroj de aliaj kluboj kaj asocioj, la internacia kulturpera rolo de la lingvo per kantoj, teatraĵoj, ekspozicioj, la konstantaj agadoj por la Esperantobiblioteko kaj muzeo.

DR Kongo Esperanto vivas en DR Kongo de pli ol jarcento, pli precize ekde 1905 laŭ la libro Afero de Espero de Heidi Goes. Tiam okazis kursoj, sed ne mankas sufiĉe da informoj pri ili. En la sesdekaj jaroj kreiĝis la landa asocio en DR Kongo, DKEA, Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio, poste la junulara asocio, DKEJO, Demokratia Kongolanda Esperanta Junulara Organizo. Tamen ankoraŭ mankas informoj pri tio, ĉar verdire, multaj kongolandaj esperantistoj nenion scias pri la unuaj tagoj de Esperanto en DR Kongo. Iam estis eldonitaj Esperanto-lernolibroj en lokaj lingvoj, la revuo Vekiĝo, Jarlibro, sed multaj ne konas ilin, ĉar ne ĉiuj havis aliron al interreto tiam. En novembro 2023, la junulara organizo DKEJO starigis laborplanon kaj emfazis la bezonon eldoni revuon kiu estu utila al ĉiuj kongolandanoj kiel informilo pri ĉiuj aspektoj de la kongolanda movado, jen kiel Konga Stelo naskiĝis11. Komence, ni decidis, ke la revuo estu dulingva, sed tio ne eblis ĉar en DR Kongo estas 4 naciaj lingvoj, kiujn ne ĉiuj scipovas, kaj ni ne volis uzi la 11

https://uea.org/vikio/Konga\_Stelo\_Revuo

IPR 2024/437

— página 38 del PDF —

oficialan lingvon, la francan, ĉar ni ŝatus promocii kongolandajn lingvojn. En ĉiu numero aperas Esperanto-kurso pri la svahila, unu el la naciaj lingvoj. Por igi nian revuon interesa, ni elektis kelkajn temojn pri la movado, kulturo, naturo, amuzaj rakontoj, anekdotoj, poemoj, leciono pri unu el la naciaj lingvoj, petoj pri korespondado kaj diversaj aferoj, ekzemple nekrologo. Efektive, Konga Stelo estas disponebla por ĉiuj kongolandanoj kiel informilo kaj lingvoekzerca ilo, en la senco, ke ĉiu rajtas praktiki skribadon kaj sendi al ni sian skribaĵon aŭ artikolon. Joel MUHIRE, redaktoro de Konga Stelo

Serbio Inkluziva retkursaro en Serbio Aranka LASLO kaj Nedeljka LOŽAJIĆ (Loĵajiĉ) en siaj diplomlaboraĵoj por la unujara Instruista trejnado en Poznano pristudis la ĝisnunajn spertojn el la diversnivelaj kaj diversfokusaj retaj kursoj de Esperanto en Serbio dum la antaŭaj du jaroj, kiuj estis inkluzivaj por vidantoj kaj nevidantoj, organizitaj de Serbia Esperanto-Ligo (SEL), respektive ĝia Instruista sekcio, kiu funkcias ankaŭ kiel landa sekcio de ILEI (ILEI-RS). La rezulto estas, unuavice, ke SEL nun havas du novajn diplomitajn instruistojn de Esperanto, sed ne nur tio. Enketante por siaj diplomlaboraĵoj Aranka kaj Nedeljka celis analizi la spertojn kaj impresojn de la kursanoj kaj de la kursgvidantoj, kaj sekve proponi plibonigojn por la venonta eldono de la kursaro. Tiel ILEI-RS kun la du instruistinoj kontribuas al la laŭstatuta tasko de ILEI: atenti, esplori kaj analizi pedagogiajn problemojn en la lingvo-instruado kaj labori por solvi ilin.12 La ĉefa pozitiva konkludo de la enketoj estas, ke la inkluziveco de la kursoj ne nur pliriĉigis konversaciajn temojn kaj kreis stimulajn parolsituaciojn, sed ankaŭ kreskigis la komprenon de vidantoj pri la problemoj kaj bezonoj de nevidantoj, kaj stimulis la solidarecon kaj reciprokan helpon precipe pri teknikaj problemoj de retaj kursoj kaj transprenado de kursmaterialoj, kiujn necesis studi eksterklase, prepare por venonta instruhoro. Tamen, specife ĉe la kursoj por komencantoj oni konstatis, ke estus pli facile organizi kaj sekvi la instruadon aparte kun blindaj kaj kun vidantaj kursanoj. Sekve, ĉi-jare okazos du apartaj kursoj por komencantoj, kiujn gvidos Aranka LASLO kaj Živanko (Ĵivanko) NOVAKOV por vidantoj, kaj Nedeljka LOĴAJIĈ kaj Ĵivanko NOVAKOV por blinduloj. Por varbi kursanojn, aldone al 12

https://www.ilei.info/dok/2014-0101%20%20Statuto%20kun%20Interna%20Regularo.pdf, punkto 4.2.

IPR 2024/438

— página 39 del PDF —

afiŝoj kaj anoncoj tra sociaj retoj kaj retlistoj, SEL aperis en la Beograda Librofoiro kun vendekspozicio de Esperantaj kaj priesperantaj libroj, kie kelkaj vizitantoj aliĝis al la komenca retkurso. Tri progresigaj kursoj – konversaciaj ekzercoj A2-B1 kun Nedeljka LOĴAJIĈ, konversacia kurso B2-C1 kaj kurso pri gramatiko de Esperanto kun Radojica PETROVIĈ – por vidantoj kaj nevidentoj kune, anoncitaj internacie tra sociaj retoj, retlistoj kaj alivoje, altiris aliĝantojn el diversaj mondopartoj, de Brazilo tra Eŭropo kaj Afriko ĝis Koreio. Tradukekzercojn por parolantoj de la serba gvidos Ĵivanko NOVAKOV. La 12-hora prelegaro de Zlatoje MARTINOV pri literaturo de Esperanto havas pli ol 70 aliĝintojn el la tuta mondo kaj okazos ĉiun duan lundon po unu horo. La ceteraj kursoj okazos unu aŭ du horojn semajne, ekde novembro ĝis aprilo, per la platformo Zoom. Radojica PETROVIĆ

UNESKO kaj Esperanto Okaze de la 70-jara jubileo de la Montevidea Rezolucio de Henri MASSON (Francio) Lanĉita en 1887 de la pola okulisto Ludwik Lejzer Zamenhof, Esperanto rapide progresis, kun la organizo en 1905 de sia unua universala kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro (Francio). UEA (Universala Esperanto-Asocio), fondita en 1908, havis rapide milojn da membroj kaj centojn da delegitoj. Ekde la fondiĝo de la Ligo de Nacioj en 1919, deko da landoj (reprezentantaj duonon de la monda loĝantaro) rekomendis la instruadon de Esperanto; Ĝenerala Vicsekretario Inazô Nitobe verkis favoran raporton en 1921, sed precipe Francio kontraŭis ĝin. En 1949, sekve de iniciato de UEA, 500 organizoj kaj 900 000 individuoj el 76 landoj subskribis peticion invitantan Unuiĝintajn Naciojn disvolvi Esperanton kaj kuraĝigi ĝian instruadon. Sed en 1954, la ĝenerala konferenco de Unesko en Montevideo (Urugvajo) unue malakceptis tiun ĉi rezolucion, antaŭ ol akcepti, danke al la insisto de Ivo Lapenna (jugoslava tiam brita juristo) kaj la subteno de la loka loĝantaro, iomete alian rezolucion: Rezolucio adoptita la 10-an de decembro 1954, ĉe la dekoka plenkunsido. IV.1.4.422 – La Ĝenerala Konferenco, Post diskuto de la raporto de la Ĝenerala Direktoro pri la internacia peticio favore al Esperanto (8C/PRG/3), IPR 2024/439

— página 40 del PDF —

IV.1.4.4221 – Notas la rezultojn akiritajn per Esperanto en internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimiĝo de la popoloj; IV.1.4.4222 – Notas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko; IV.1.4.4223 – Notas, ke pluraj Membro-Ŝtatoj deklaris sin pretaj enkonduki aŭ disvolvi la instruadon de Esperanto en siaj bazlernejoj, mezlernejoj aŭ superaj lernejoj, kaj invitas tiujn Membro-Ŝtatojn informi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj akiritaj en ĉi tiu domajno; V.1.4.4224 – Rajtigas la Ĝeneralan Direktoron sekvi spertojn pri la uzado de Esperanto por edukado, scienco kaj kulturo kaj kunlabori tiucele kun Universala Esperanto-Asocio en la kampoj de intereso de ambaŭ organizaĵoj. La rezolucio per si mem ne estis io grandioza, sed Lapenna kapablis uzi ĝin, precipe interne. La esperantistaro atendis jam de multe da tempo ian agnoskon de la „ekstera mondo”. Pro tio William Auld tuj dediĉis sian ĉerverkon La infana raso al la „triumfinto de Montevideo”, Ivo Lapenna. Vidu la foton de la Plenkunsido 10.12.197 sur la paĝo 258 de Historio de Esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Sona registrado de la akcepto de tiu rezolucio estas en la disko III de diskoservo dediĉita al Ivo Lapenna, eldonita de Fondaĵo Ivo Lapenna www.ivolapenna.org. Parolas pri la evento Carlo Minnaja en la 22-paĝa artikolo „Konscio, racio kaj emocio”, H. Tonkin en „De Montevideo al Sofio – Esperanto antaŭ Unesko kaj Unesko antaŭ Esperanto” kaj Lee Chong-Young „Esperanto en la 21a jarcento”, Korea Esperanto-revuo, 2001. Oni longe festis la datrevenojn de la Montevidea Rezolucio. Kial oni ne plu faras tion nun? Ni konsideru, ke oni parolis pri „Montevidea renesanco” danke al la decido de Unesko kaj al la atribuo al UEA de la konsultaj rilatoj. Al ĉi tio sekvis la granda sukceso de la UK en Bolonjo en aŭgusto 1955. En la 1970-aj jaroj la instruado de Esperanto en lernejoj grandparte disvolviĝis sub la gvido de la hungara filologo István Szerdahelyi. En 1977, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estis siavice akceptita partnero kun Unesko, en kategorio C (UEA estas en kategorio B). Samjare la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Amadou-Mahtar M’Bow, iris al Rejkjaviko (Islando), invitite de UEA, por paroli antaŭ la Universala Kongreso de Esperanto. La MacBride Report (1980) atentigis pri la IPR 2024/440

— página 41 del PDF —

problemo de komunikado, sed la Monda Komunika Jaro (1983) povus esti pli koncentrita pri lingvaj aspektoj. Nur en 1985, pro iniciato de la esploristo Tibor Sekelj (civitano de la jugoslava mondo de hungara deveno), Unesko adoptis la duan rezolucion favoran al Esperanto. Temas pri la Rezolucio adoptita la 8-an de novembro 1985, ĉe la tridek sesa plenkunsido en Sofio (Bulgario). 11.11 – Festo de la centjariĝo de la kreado de Esperanto. La Ĝenerala Konferenco, Konsiderante, ke en sia sesio de 1954, okazinta en Montevideo, ĝi per sia rezolucio IV.1.4.422-4224 notis la rezultojn akiritajn pere de tiu ĉi internacia lingvo, kiu estas Esperanto, laŭ intelektaj interŝanĝoj, internaciaj normoj kaj interkompreniĝo inter la popoloj de la mondo, kaj rekonis, ke ili kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko, Memorante, ke Esperanto de tiam multe progresis kiel instrumento de interkompreniĝo inter popoloj kaj kulturoj de diversaj landoj, penetrante en la plej multajn regionojn de la mondo kaj la plej multajn homajn agadojn, Rekonante la grandajn eblecojn, kiujn Esperanto proponas por internacia kompreno kaj komunikado inter diversnaciaj homoj, Rimarkante la tre gravan kontribuon de la Esperanto-movado, kaj precipe de Universala Esperanto-Asocio, al la disvastigo de informoj pri la agado de Unesko, kaj ankaŭ de ĝia partopreno en tiuj ĉi agadoj, Konsiderante la fakton, ke en 1987 oni celebros la centjaran jubileon de la kreado de Esperanto, 1. Prezentas sian gratulon al la esperantista movado okaze de ĝia centjariĝo; 2. Petas la Ĝeneralan Direktoron daŭre zorge monitori la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter diversaj nacioj kaj kulturoj; 3. Invitas la Membro-Ŝtatojn festi la centjaran jubileon de Esperanto per taŭgaj dispozicioj, deklaroj, specialaj numeroj de poŝtmarkoj kaj aliaj, kaj antaŭenigi la enkondukon de studprogramo pri la problemo de lingvoj kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj superaj edukadaj establoj; 4. Rekomendas, ke internaciaj neregistaraj organizaĵoj asociiĝu kun la celebrado de la centjariĝo de Esperanto kaj studu la eblecon uzi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive pri la agado de Unesko. De la 25-a ĝis la 27-a de novembro 1985 Unesko financis tritagan konferencon en sia ejo (ĉambro VI) pri Plurlingveco kaj komunikado, IPR 2024/441

— página 42 del PDF —

organizitan de Universala Esperanto-Asocio, kies Aktoj estis eldonitaj en 500 ekzempleroj (inkluzive 25 por Unesko). Dum ceremonio inaŭguranta la centjariĝon de Esperanto, la 16-an de decembro 1986, la Premio Zamenhof estis aljuĝita al Amadou-Mahtar M’Bow, Ĝenerala Direktoro de Unesko. En la 1990-aj jaroj Unesko redifinis siajn partnerec-kriteriojn kaj multaj Neregistaraj Organizoj estis forigitaj el la listoj, ĉu ĉar ili ne sufiĉe kunlaboris kun Unesko, ĉu ĉar ili ne estis sufiĉe internaciaj, precipe apenaŭ ĉeestantaj en Afriko. Universala Esperanto-Asocio savis sian partnerecon, sed Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI) perdis ĝin. Tamen, ILEI daŭre estis regule invitata al Ĝeneralaj Konferencoj kaj aliaj Unesko-aranĝoj, ĉe kiuj ĝi ĉeestas asidue. Afriko longe estas malforta punkto por Esperanto, kvankam Tibor Sekelj, en la 1980-aj jaroj, rekomendis organizi tie Universalan Kongreson de Esperanto. Dum iom pli ol dek jaroj Esperanto konsiderinde kreskis en Afriko, precipe danke al Mireille Grosjean, tiama prezidanto de ILEI. En 2008 okazis en Benino la internacia ILEI-Konferenco, kaj en 2017 la Internacia Junularo Kongreso (IJK) en Togolando. TEJO, Tutmonda Organizo de Esperantista Junularo, junulara sekcio de UEA, akiris sian aŭtonomion en 2017 por disvolvi siajn proprajn partnerecojn. Tiel ĝi petas (same kiel ILEI) (re)fariĝi partnero de Unesko. En 2000, UEA grave kontribuis al la subskribo de la „Manifesto 2000 por kulturo de paco kaj senperforto”. En 2008, la jaro de la lingvoj, esperantistoj helpis traduki la inaŭguran mesaĝon de Koïchiro Matsuura, Ĝenerala Direktoro de Unesko, en grandan nombron da lingvoj. La 15-an de decembro 2008, kiam proksimiĝis la 150-a datreveno de la naskiĝo de Ludoviko Lejzer Zamenhof, UEA organizis kun la delegacioj de Pollando kaj Litovio en la Unesko-Domo (Ĉambro II) asembleon kun la titolo: „Esperanto, justa lingvo”. Unesko estis asociita kun la 100-a datreveno, en 2017, de la morto de Ludoviko Lazaro Zamenhof, kaj gastigis en sia ejo (ĉambro II), la 11-an de decembro 2017, laŭ peto de Pollando, simpozion kun la titolo: „Tutmondiĝo, Interreto, Poŝto de Unesko: kie estas Esperanto cent jarojn post la morto de Zamenhof?” La Aktoj de ĉi tiu konferenco devus esti publikigitaj baldaŭ. IPR 2024/442

— página 43 del PDF —

La publikigo en Esperanto de la Unesko-Kuriero, en 2017, produktita de Trezoro Huang Yinbao, estas grava evento en la Esperanto-movado. UEA ankaŭ entreprenas la tradukon al Esperanto de la libro: De ideoj al agoj, 70 jaroj de Unesko. Krome, en sia „Serio Oriento-Okcidento”, UEA jam aŭspiciis en Esperanto 63 majstrajn verkojn el multaj mondkulturoj. Hodiaŭ UEA aktive kunlaboras kun Unesko, parolante en Ĝeneralaj Konferencoj kaj partoprenante en la organizado de forumoj (forumo 2020 pri tutmonda civitaneco precipe), kaj ankaŭ en la festivalo pri paco (2020) organizita de la NGO-Konferenca Komitato de Unesko. Unu el ĝiaj kvar laborlingvoj estas Esperanto. UEA kunlaboras pli ĝenerale kun Unuiĝintaj Nacioj, kaj estis elektita en 2018 kiel membro de la Buroo de CoNGO (Konferenco de NRO-oj havantaj konsultajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj), kie ĝi estas reprezentata de Humphrey Tonkin. La temoj de niaj mondkongresoj estas elektitaj konforme al la temoj de la internaciaj jaroj de Unuiĝintaj Nacioj. Nia universala kongreso de Montrealo, Kanado, (1-a ĝis 8-a de aŭgusto 2020) havis la temon: „75 jaroj de Unuiĝintaj Nacioj: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”. La Tago de la 70-a datreveno de mondcivitanoj, organizita de la asocio Pangée NGO, okazis ĉe Unesko la 20-an de novembro 2018 sub la patroneco de Unesko, kaj Esperanto tie estis bone reprezentita. Esperanto estas en la nacia listo de la nemateria kultura heredaĵo de la homaro de Pollando ekde 2014, kaj en tiu de Kroatio ekde 2019. UEA kaj la esperantistaro ĝojus, se aliaj landoj donus la saman prestiĝan rekonon al Esperanto. APENDICOJ Parolado de Amadou Mahtar M’Bow – Rejkjaviko, julio 31, 1977 Parolado de Amadou Mahtar M’Bow – Parizo, la 16-an de decembro 1986 Mesaĝo de Audrey Azoulay – la 29-an de julio 2018 Interveno de Rakoen Maertens – la 6-an de novembro 2017 Rilataj dokumentoj en: www.ipernity.com/blog/32119/4729656.

IPR 2024/443

— página 44 del PDF —

Pasinteco kaj estonteco de la Esperanto-kursoj en UNED Komenciĝas la lernojaro 2024-2025 kaj ankaŭ la sepa eldono de la kursoj de Esperanto okazantaj en UNED (Universidad Nacional de Educación a Distancia aŭ Hispana Nacia Distanca Universitato) per interkonsento kun Hispana Esperanto-Federacio. Indas fari bilancon de la atingoj kaj proponojn por plua disvolvado, des pli ĉar ni (la instruistoj) ĝis nun ne sufiĉe informis pri nia agado. Unue, necesas meti la kursojn en ilian kuntekston. Jen la nombro de niveloj kaj studentoj por ĉiuj 16 lingvoj instruataj en UNED dum la nun finiĝanta lernojaro 2023-2413: Lingvo Esperanto Nederlanda Galega Ĉina Rusa

Niveloj 2: A2, B1 2: A1, A2 5: A1, A2, B1, B2, C1 4: A1.1, A1.2, A2.1, A2.2 8: A1.1, A1.2, A2.1, A2.2, B1.1, B1.2, B2.1, B2.2 Japana 4: A1.1, A1.2, A2.1, A2.2 Kataluna-valencia4: A2, B1, B2, C1 Eŭska 5: A1, A2, B1, B2, C1 Araba 4: A1.1, A1.2, A2.1, A2.2 Hispana 4: A1, A2, B1.1, B1.2 gestlingvo Hispana 5: A1, A2, B1, B2, C1 Portugala 5: A1, A2, B1, B2, C1 Germana 4: A1, A2, B1, B2 Itala 6: A1, A2, B1, B2, C1, C2 Franca 6: A1, A2, B1, B2, C1, C2 Angla 6: A1, A2, B1, B2, C1, C2 Sumo

Studentoj Procento 28 0,37% 43 0,57% 65 0,85% 79 1,04% 129 1,70% 132 142 154 197 256

1,74% 1,87% 2,03% 2,59% 3,37%

?14 ? 272 3,58% 418 5,50% 563 7,40% 1086 14,28% 4039 53,12% 7603 100,00%

Tuj videblas ke Esperanto estas la plej malgranda lingvo, sed ankaŭ rimarkeblas ke la angla akaparas pli ol duonon de ĉiuj studentoj. Fakte, ĉiuj lingvokursoj de UNED estas deficitaj krom tiuj de la angla, kiuj pagas la kostojn por la instruado de la aliaj lingvoj. Kiel publika tuthispana 13

Mi dankas la kunordiganton kaj A2-instruiston Félix Jiménez Lobo pro la datenoj. 14 Ne eblis ricevi datenojn pri la kursoj de la hispana lingvo por enmigrintoj.

IPR 2024/444

— página 45 del PDF —

universitato, UNED ne konsideras nur la ekonomian profiton, sed elektas instrui multajn lingvojn pro prestiĝo. Ĉu tio signifas, ke niaj kursoj estas sekuraj? Ne vere: ni memoru, ke ili estas la malplej popularaj. Plie, dum nuntempe neniu dubus, ke la kataluna, la galega aŭ la gestlingvoj estas veraj lingvoj, plu restas homoj, kiuj principe malsimpatias al Esperanto pro la plej diversaj antaŭjuĝoj. Se unu tia homo fariĝus direktoro de la lingvocentro, tre facilus forbalai niajn kursojn el la listo sub la facila preteksto de la kostoj. Fakte, la tondado jam komenciĝis en la kategorio de „duon-ĉeestaj” kursoj, tiuj kombinantaj retan memlernadon kaj ĉeestajn lecionojn en la „alligitaj centroj” (centros asociados): 13 niveloj de diversaj lingvoj perdis tiun eblon por la kurso 2024-25, kaj duonĉeestaj kursoj tute malaperis por la kataluna, la galega kaj la hispana mem. Ankaŭ mia propono okazigi duonĉeestajn Esperanto-kursojn en la UNED-centro en Barcelono estis rifuzita. La tendenco en la nombro de aliĝantoj denove ne favoras nin: Lernojaro kaj nivelo 2018-19 (A2) 2019-20 (A2) 2020-21 (A2) 2020-21 (B1) 2020-21 (Sume) 2021-22 (A2) 2021-22 (B1) 2021-22 (Sume) 2022-23 (A2) 2022-23 (B1) 2022-23 (Sume) 2023-24 (A2) 2023-24 (B1) 2023-24 (Sume)

Aliĝintoj 63 28 26 22 48 23 20 43 17 13 30 19 10 29

Ekzamenitoj 20 7 13 11 24 3 8 11 5 7 12 7 2 9

Sukcesintoj 16 6 12 10 22 3 7 10 5 7 12 6 2 8

La unua jaro estis escepta, ĉar multaj esperantistoj aliĝis nur por apogi la iniciaton, sed post la unua jaro de la kurso B1 la nombro de aliĝintoj kaj sukcesintoj ne ĉesis fali. Se la tendenco daŭros, mi timas ke ĉi tiu lernojaro povos esti la lasta. Por ĉi tiu aliĝoperiodo necesas celi minimume 40 aliĝontojn por la sumo de ambaŭ kursoj, kiu estos nombro komparebla kun la kursoj por la nederlanda, lingvo simila laŭ populareco kaj nombro de niveloj (2). Tial mi sincere kredas, ke la kresko estas la sola vojo al pluvivo de niaj kursoj en UNED, la solaj universitataj distancaj kursoj de Esperanto en la tuta Eŭropo kaj eble la tuta Okcidento. IPR 2024/445

— página 46 del PDF —

Pluraj strategioj povas utili por tiu celo. Unue, necesas aktive reklami en ambaŭ direktoj: internen en la movadon, kie multaj izolitaj komencantoj ne emas membriĝi en asocioj, kaj eksteren, en la ĝeneralan publikon. Tio nepre signifas investi monon en reklamadon, ĉefe en Interreto. Kiel antaŭe (kaj ankoraŭ nun) faras revuoj, eĉ movadaj retejoj kiel Eventa Servo disponigas ekran-spacon al reklamantoj kontraŭ pago, ofte kun la eblo precizigi kaj limigi ĝin al iu difinita urbo, regiono aŭ lando, kaj tia reklamado fakte estas la sola enspezo de ĵurnalaj retejoj kaj sociaj retoj. La mono por aktiva reklamado jam ekzistas: dum HEF pagas al la instruistoj de la kursoj 75% el la mono transdonata de UNED, ĝi retenas la ceterajn 25%, kiujn pasintjare sumis 1292 €. Tiu resto devus esti reinvestata en la kursojn de UNED per reklamado, se ne tute, almenaŭ parte. Neniu uzo pli konvenas al la celoj de la asocio ol varbi novajn esperantistojn kaj novajn asocianojn per la kursoj de UNED, kaj en la ĵus okazinta 82-a Hispana Kongreso de Esperanto en Ĉeste mi ĝojis per la unua fojo renkonti kvar el miaj lernintoj, nun tre aktivajn esperantistojn. Enmovadigi la lernantojn ĉiam estis mia prioritato kiel instruisto, kaj mi pensas, ke ni estas sufiĉe sukcesaj tiurilate, kompare kun tradiciaj kursoj en lokaj kluboj, kie la lernantoj apenaŭ ricevas ŝancon paroli la lingvon. Kvankam UNED zorgas ĉefe pri la nombro de aliĝintoj kaj ne tiel multe pri la nombro de sukcesintoj, por ni ambaŭ estas gravaj. Due, por varbi apogon inter jam lertaj esperantistoj, necesas pli diskonigi la eblon aliĝi nur al ekzameno anstataŭ al la tuta kurso por ricevi diplomon de UNED kontraŭ 75 €. Tiurilate, HEF devas lerni la lecionojn de UEA, kiu tre sukcesis popularigi la KER-ekzamenojn en la movado, tiel ke aliĝo kaj studo por tiuj ekzamenoj fariĝis kvazaŭ sporto malgraŭ la kosto de la kotizo (82 € por KER-ekzameno B1, en la kazo de hispanoj). Kvankam la diplomoj de UNED aŭtomate konvertiĝas al kreditoj nur por studentoj de UNED mem, manko de ekstermovada agnosko ne malhelpis la populariĝon de UEA-KERekzamenoj, ĉar de somero 2022, kiam UEA komencis okazigi pure retajn KER-ekzamenojn, ĝia tuta sistemo dekupliĝis de la lingvocentro ELTE Origó en la hungara universitato Eötvös Loránd kaj nun liveras diplomojn nur kun sigeloj de esperantaj organizoj ne konataj kiel edukaj instancoj ekster la movado. Dum unu el miaj lernintoj sukcesis agnoskigi sian ĉeestan KERdiplomon kiel meriton danke al la sigelo de Origó kiam ŝi enposteniĝis kiel funkciulino, alia ne sukcesis ricevi laboran forpermeson por la ekzameniĝo ĉar lia diplomo jam estis agnoskita nur de UEA kaj ILEI. De 2022 la diplomoj de UEA kaj UNED staras sur la sama nivelo: neniu instanco devas akcepti ilin aŭtomate kaj devige, pro reciproka dupartia interkonsento, sed nur laŭvole, depende de la fidindeco kaj konateco de la subskribinta IPR 2024/446

— página 47 del PDF —

institucio. Tial, granda ŝtata universitato kiel UNED havas avantaĝon, almenaŭ en Hispanujo, kaj indas diskonigi la diplomojn de UNED kiel alternativon al la ekzamenoj de KER. La celo ne estas „konkuri” kun UEA, sed ĉefe kreskigi la valoron de Esperanto por la estroj de UNED. Trie, necesas ne forgesi la eblojn kreski ankaŭ ekster Hispanujo. La nuna panoramo de internaciaj retaj Esperanto-kursoj ŝanĝiĝas kaj malfermas ŝancojn. Duolingo jam fermas sian kurson por hispanlingvanoj, kiu markis tutan epokon de kresko por nia lingvo. La bezono de anstataŭantoj tiel sentiĝas, ke Londona Esperanto-Klubo starigis tutan retan lernejon kun kvar niveloj kaj naŭ instruantoj. La saman ondon rajdas la kurso de Kolombia Esperanto-Ligo, kiu jam nun per la kvina fojo promesas konduki komencantojn de nulo al B1 ne en du jaroj sed… en nur du monatoj. Pro scivolemo, pasintjare mi aliĝis kiel studento kaj rimarkis ke, ironie, la instruantoj bazis la tutan kurson sur preparado por la KER-ekzameno je nivelo B1, emfazante ke ĝi estas „oficiala”, ĉar ĝin organizas hungara universitato, montrante malaktualajn dulingvajn ekzamenmodelojn kaj eĉ komentante la hungaran ortografion. Samtempe, ili ankaŭ emfazis la eblojn profesiiĝi kaj perlabori sian panon per Esperanto, dum ilia propra kurso plu estas senpaga kaj ekonomie nedaŭripova, ĝis la punkto ke en 2021 UEA konvinkis HEF’on donaci 1000-eŭran subvencion al KEL por tiu kurso. De mia vidpunkto, ili havos ŝancon profesiiĝi nur, se la kursoj en UNED tiel kreskos, ke HEF dungos ilin (kaj nur se HEF kontentos pri ilia profesia kapablo). Estas vero ke, bedaŭrinde, pure retaj ekzamenoj faritaj dum la KOVIMpandemio restis eksperimento kaj ke UNED denove postulas ĉeestajn legoskribajn ekzamenojn (la aŭda kaj parola partoj estis ĉiam retaj). Teorie tio malhelpus internaciiĝon de la kursoj. Tamen, UNED havas centrojn kaj ekzamenejojn en Bonaero, Karakaso, Limo, Meksikurbo, Bogoto, Kito, Santiago de Ĉilio kaj Malabo, kie sufiĉe motivigitaj studentoj povus ekzameniĝi. Nek hispana civitaneco nek iu ajn diplomo aŭ edukiteco estas postulata por studi lingvojn en UNED: nur aĝi 16 jarojn aŭ pli. Se UEA volas disvastigi Esperanton en Latinameriko, anstataŭ subvencii amatorajn iniciatojn, ĝi subvenciu latinamerikajn aliĝojn al kursoj de UNED, parte aŭ tute (sed aposteriore kaj sub kondiĉo trapasi la finan ekzamenon!). Ĝi kontaktu latinamerikajn asociojn por diskonigi la kursojn kaj petu disvastigon de la anonco de subvencioj; se la mono ne sufiĉos por ĉiuj petintoj, eblas okazigi konkurson aŭ loterion. IPR 2024/447

— página 48 del PDF —

Laste, ni ne subtaksu la eblon kreski ankaŭ ekster la hispanlingva teritorio. La hispana lingvo estas la plej studata en la mondo post la angla, franca kaj ĉina, kaj abundas multlingvuloj jam posedantaj la hispanan kaj scivolemaj pri Esperanto. Ekster hispanlingvaj landoj UNED disponas ekzamenejojn en Novjorko, Seatlo, San-Paŭlo, Lisbono, Oporto, Londono, Parizo, Bruselo, Berlino, Berno, Frankfurto, Munkeno, Romo, Varsovio kaj eĉ Albanio. Aliflanke, multaj poliglotoj lernas lingvojn kiel sporton kaj ne bezonas atestilojn, tiel ke la kampo por kresko povas esti eĉ pli vasta (unu fojon mi havis aŭstralian studenton); memoru ke UNED-burokratoj zorgas pri aliĝokotizoj pli ol sukcesaj ekzameniĝoj. Por tiaj memmotivigitaj lernantoj la vera problemo ne estos neeblo ekzameniĝi, sed nur la hora diferenco, kiu malhelpos partoprenon en videkonferencoj por parola praktiko. La klarigoj kaj lernomaterialoj de la kurso B1 estas tute en Esperanto; plie, la retejo kaj la virtuala kursejo de UNED havas anglalingvan interfacon, kaj ĉiuokaze nuntempaj retumiloj disponigas aŭtomatan tradukadon al multaj aliaj lingvoj. Laŭ mia sperto, la sola paĝo, kiun mi ne sukcesis traduki aŭtomate, estis la aliĝilo mem; nur tie HEF devus provizi aliĝantojn per lingva helpo kaj instrukcioj. Resume, ĉu esperantistoj konscios, kian atuton ni havas en UNED, antaŭ ol ĝi malaperos? Rubeno Fernández ASENSIO Instruisto de konversaciaj klasoj por niveloj de EO A2 kaj B1 en UNED

REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Torhoutsesteenweg 453/0003, BE-8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE: Olena Poshivana, olenaposivana@gmail.com. La adreso de nia nova arkivo: https://www.ilei.info/revuoj/ipr-arkivo.php. Ni fermis la nunan numeron la 31-an de oktobro 2024, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de januaro 2025.

IPR 2024/448

— página 49 del PDF —

INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez., dumtempe pluservanta ĝis la venonta elekto) Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Simon Smits, Nvard Manveljan. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Oberrauch, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Kristin Tytgat, Vicente ManzanoArrondo, Radojica Petrović, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 15) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983. Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la retpaĝon de UEA. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Aime-Patrick Manirakiza. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Albert Stalin Garrido. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Ahmad Reza Mamduhi. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): prez. Nedeljka Ložajić, nedeljkalozajic@gmail.com. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj) UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Alessandra Madella, a.madella@tiscali.it, Didier Janot, didier.janot@gmail.com, Emmanuel Desbrières kaj Maximiliano Garcia. kaj aliaj (daŭrigo sur p. 55.)

IPR 2024/449

— página 50 del PDF —

Alvoko partopreni en la 58-a ILEI-Kongreso kaj Simpozio Tempo: Ekde la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2025 Loko: Beogrado, Serbio Ĉef-temo de la Kongreso: „Artefarita Intelekto kaj Lingvolernado” Retejo de la Kongreso: https://2025.kongreso.org/. ILEI ĉiujare okazigas gravegan kongreson por ni instruistoj, ne nur de Esperanto, sed ankaŭ de aliaj lingvoj kaj fakoj. Ni bonvenigas ankaŭ lernantojn, homojn, kiuj interesiĝas pri instruado, kaj ĝenerale ĉiujn esperantistojn de kiu ajn lingvo-nivelo En 2025, la 58-a Kongreso de ILEI denove okazos hibride: virtuale kaj ankaŭ ĉeeste en la interesa urbo Beogrado (Serbio). La ĉefa temo de la Kongreso estos: „Artefarita Intelekto kaj Lingvolernado”, kaj certe ĝi vekos la intereson ne nur de esperantistoj, sed ankaŭ de instruistoj de aliaj lingvoj kaj fakoj, universitataj esploristoj kaj profesoroj, ĵurnalistoj kaj ĝenerala publiko; unuvorte ĉiuj, kiuj iel dediĉas sin aŭ interesiĝas pri la temo, aŭ ĝenerale pri pedagogio. Ni atendas vian aliĝon kaj viajn kontribuaĵojn pri la kongresa aŭ aliaj pedagogiaj temoj, kaj ankaŭ por la Lingva Festivalo, la Internacia Vespero aŭ aliaj programeroj. Vi povas indiki viajn kontribuojn por nia programo per la aliĝilo (https://2025.kongreso.org/alighilo.php) kaj/aŭ per retmesaĝo al: ilei.kongresoj@gmail.com. La limdato por sendi ilin estas la 31-a de marto 2025, por ke ili estu aldonitaj al la Kongresa Programo. Por ĉiu via propono, ĉu prelego aŭ alispeca kontribuaĵo, bonvolu sendi al ni (ilei.kongresoj@gmail.com): 1. 2. 3. 4. 5. 6. 7.

la titolon de la kontribuaĵo; vian kompletan nomon; daŭron de la prezentado; ĉu vi prezentos ĉeeste aŭ rete; du- ĝis maksimume kvin-linian priskribon de la kontribuaĵo; du- ĝis maksimume kvin-linian biografion de vi; vian foton.

IPR 2024/450

— página 51 del PDF —

Kiel kutime, vi povos ĝui ankaŭ ekskursojn, Lingvan Festivalon, spektaklojn ktp. Vi trovos ĉiujn detalojn pri aliĝo en la kongresa retejo: https://2025.kongreso.org. La ĉefa temo de la ĉi-jara ILEI-Simpozio, estos la sama kiel de la kongreso. Venu plibeligi nian kongreson per via ĉeesto kaj aktiva agado. Via partopreno estas tre grava. Bonvenon! Laura BRAZZABENI ILEI-Estrarano pri kongresoj

Beogrado atendas vin en 2025! Ĉu vi pretas malkovri Beogradon? En 2025, la ĉefurbo de Serbio unuafoje gastigos la kongreson de ILEI! Beogrado, facile atingebla per aviadilo kaj per speciala busservo el Brno (kie la antaŭan semajnon okazos la Universala Kongreso), invitas vin malkovri ĝian riĉan kulturon, historian gravecon kaj gastamon. Pri Beogrado Lokita ĉe la pitoreska kunfluejo de la riveroj Sava kaj Danubo, Beogrado estas unu el la plej antikvaj urboj de Eŭropo, kun historio komenciĝanta jam en la 4-a jarmilo a.K. La urbo, fondita de la keltoj kaj konata kiel la romia Singidunum, hodiaŭ brilas kiel la edukada, kultura kaj industria centro de Serbio, kun pli ol 1,5 milionoj da loĝantoj.

IPR 2024/451

— página 52 del PDF —

Beogrado plenas je unikaj allogaĵoj, inkluzive de: 

Kalemegdan – vasta parko, kie troviĝas la Beograda Fortikaĵo, la fama monumento La Venkinto kaj antikvaj urbaj enirejoj.

Vinča – Belo brdo – elstara arkeologia loko, kiu malkovras la vivojn de la prahistoriaj loĝantoj de la regiono.

Skadarlija – bohemia kvartalo kun vivoplena atmosfero, rememoriganta pri tradiciaj artistaj kaj kulturaj renkontiĝoj.

La strato Knez Mihailova – historia piedira zono kaj butikcentro, kie antikvaj kaj elegantaj konstruaĵoj kreas unikan etoson.

Muzeoj kiel la Nacia Muzeo kaj la Nikola Tesla Muzeo, kiuj reflektas la intelektan kaj sciencan riĉecon de la urbo.

Beogrado, kun sia modera kontinenta klimato kaj amika spirito, proponas idealan lokon por nia kongreso. Post la memorinda ILEI-kongreso en Čačak en 2019, ni denove antaŭĝojas bonvenigi vin en Serbio! La LKK IPR 2024/452

— página 53 del PDF —

Aliĝilo La 58-a Kongreso, Beogrado (Serbio) 26/07 – 02/08/2025 Personaj informoj Nomo persona: ………………………………………………………………………………………………….. Nomo familia: ………………………………………………………………………………………………….. Sekso: °Ino °Viro Naskiĝdato: ………………………………………………………………………………………………………. Naskiĝloko: ……………………………………………………………………………………………………… Profesio: …………………………………………………………………………………………………………… Kontaktinformoj Adreso: …………………………………………………………………………………………………………….. Poŝtkodo + Urbo: ………………………………………………………………………………………………. Lando: ……………………………………………………………………………………………………………… Retpoŝto: ………………………………………………………………………………………………………….. Telefono(j): ………………………………………………………………………………………………………. Mi

bezonas /

ne bezonas invitilon por peti la vizon.

Se vi aliĝas ĝis la 31-a de decembro 2024, vi ricevos rabaton de 10 eŭroj. (Akompananto kaj Honora Membro aliĝas senpage.) Kotizo-tabelo kun rondigitaj valoroj en eŭroj: Aliĝilo:

ĝis 31/03/2025

ĝis 30/06/2025

de 01/07/2025

Registriĝa kategorio:

A

B

A

B

A

B

ILEI-membro

80

60

95

70

110

85

Ne-membro

105

75

125

85

140

95

Infanoj ĝis 18-jaraj

10

10

10

10

10

10

Junulo, handikapito ktp.

40

30

50

35

60

40

1 aŭ 2-taga partopreno

40

30

50

35

60

40

Nur virtuala partopreno

25

15

30

15

35

20

IPR 2024/453

— página 54 del PDF —

Kotizoj: ILEI-membro  Partopreno nur virtuala 

Handikapito  Familiano 

Datoj (jjjj-mm-tt) de: alveno

Akompananto aŭ HM  1 aŭ 2-taga partopreno  foriro

Pagado Aliĝkategorio: Mi kotizas per € ………… Mi kontribuos al ILEI-agado per € ……….. Mi komprenas, ke la aliĝo validas nur post kompleta pago de la kotizo kaj mi pagas jene (indiku vian pagmanieron): Al la ILEI-konto ĉe UEA ilek-a, indikante „ILEI-Kongreso 2025”, kun kopio al ni ilei@kongreso.org Al la ILEI-konto ĉe ING-banko, IBAN: NL55INGB 0004676855, BIC: INGBNL2A, aldonante 5 €; el EU-landoj senkoste. Por la pagoj el Serbio: Al LKK al dinara bankokonto de la landa asocio „Udruženje esperantista Srbije” ĉe NLB Komercijalna banka AD, 2050000000422411-63. Neniu el tiuj ebloj taŭgas por mi, do mi skribas al ilei@kongreso.org pri miaj cirkonstancoj por trovi kune taŭgan solvon por mi. Kontribuoj al la programo: Por la Lingva Festivalo mi proponas prezenti la lingvon: ………………………………….. Mi kontribuos al la arta vespero per: ………………………………………………………………. …………………………………………………………………………………………………………………… Aliaj kontribuproponoj por la kongresa programo: …………………………………………… …………………………………………………………………………………………………………………… Aliaj komentoj, sugestoj, proponoj, manĝpreferoj ktp.: …………………………………….. …………………………………………………………………………………………………………………… Mi NE konsentas la publikigon de Nomo Ŝtato Retadreso

Telefonnumero

Mi komprenas kaj akceptas la partoprenkondiĉojn kaj regulojn el la Kongresa Regularo, p. 6-9 (https://ilei.info/dok/Konferenca\_regularo.pdf)

Loko, dato

Subskribo

Retejo de la Kongreso kun la reta aliĝilo: https://2025.kongreso.org/

IPR 2024/454

— página 55 del PDF —

(daŭrigo de la paĝo 48) Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 25 € en A-landoj kaj 12,50 € en B-landoj, kun ricevo de 4 paperaj kaj bitaj numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj kaj 6,25 € por la B-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera (kune kun la bita) kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA bita kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Lando-kategorioj: B-landoj: iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.), Afriko, Ameriko (escepte de Usono kaj Kanado), Kiribati, PapuoNov-Gvineo, Solomonoj, Vanuatuo en Oceanio. A-landoj: ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, ilei.kasisto@gmail.com. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de via sekciestro aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la sekciestro alvenos al ILEI kune kun tiuj de la aliaj membroj de la sekcio. Vi jam estos en la sekcia listo kaj ne devos mem sendi la aliĝ- aŭ la abonformularon. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Se vi ne mem posedas UEA-konton, por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Se vi ne estas en la sekcia listo, bonvolu mem sendi la aliĝaŭ la abon-formularon (aliĝilo: https://www.ilei.info/Aligxilo.pdf; abon-formularo por Juna Amiko: https://www.ilei.info/Juna\_Amiko.pdf). Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al la ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 30 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub la numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

IPR 2024/455

— página 56 del PDF —

Beogrado atendos vin dum la 58-a ILEI-Kongreso en 2025! (vd. p. 50)

IPR 2025/1

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 55 – trimonata

2025/1 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Ahmad Reza Mamduhi Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Laura Brazzabeni Luiza Carol Petro Chrdle Mireille Grosjean Ilona Koutny Aranka Laslo Liu Miao Xue Stefan MacGill Alessandra Madella Ahmad Reza Mamduhi Aime Patrick Manirakiza Radojica Petroviĉ Bardhyl Selimi Sunaga Satoŝi Renée Triolle Bojan Veličković Yu Jianchao

— página 2 del PDF —

ENHAVO Enkonduko (Ahmad Reza MAMDUHI) ………………………………………………… 3 SUNAGA Satoŝi: La Infanoj de la Mondo kaj ties redakta procezo ………….. 4 Ilona KOUTNY: Terminologio de supera instruado/edukado ………………….. 9 Renée TRIOLLE: Internacia Konferenco de la NRO-oj […] …………………. 12 Liu Miao xue: Esperanto en miaj okuloj ……………………………………………. 14 Mireille GROSJEAN: Brila leciono pri pedagogio………………………………… 16 El la landoj kaj sekcioj (AL, BR, BI, CN, FR, CH) …………………………….. 18 Fino de la Esperanto-fako de KAVAPECH (Petro CHRDLE) …………………… 28 Novaĵoj de Stefan MACGILL ……………………………………………………………. 31 Dua alvoko al la ILEI-Kongreso 2025 – Beogrado, Serbio (LKK) ……….. 32 Informoj pri ILEI, adresaro de sekcioj, reprezentantoj, kontaktpersonoj … 36

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9, K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. FaridAfshar, Kh.Vahid Dastgerdi, Tehran-1916613514, Irano. Tel. +98 9122115419 (Telegram, WhatsApp). <mamduhi@gmail.com>. Universitata agado, ekstera komunikado kaj varbado, observanto kaj komitatano A ĉe UEA. Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. +7 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Estrarano pri financoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio. ilei.kasisto@gmail.com (financoj). Tel.+374 55 279906 (Viber, WhatsApp), <karinko_arm@mail.ru>. Ekzamenoj. Vic-prezidanto: Alessandra MADELLA, via Prampolini 8, IT-43122 Parma, Italio. Tel. +39 0521 785582, <a.madella@tiscali.it>. Lerneja, universitata, scienca, landa kaj regiona agadoj (Orienta Azio), ekstera komunikado kaj varbado. Estrarano pri kongresoj: Laura BRAZZABENI, via San Filippo 52, IT-58031 Arcidosso (GR), Italio. <laura.brazzabeni@gmail.com>. Tel. +39 3286461063 (WhatsApp). Lerneja agado. Estrarano: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel. +385 981771741. <mjerkovic@net.hr>. Lerneja kaj landa agadoj. Estrarano: Fernando PITA, R. S. Francisco Xavier, 681, bl E, ap 201, Maracanã – cep: 20550011, Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. <magisterpita@gmail.com>. Tel. +55 21 98863-3854 (Telegram, WhatsApp). IPR, universitata kaj scienca agadoj. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Tel. +381 64 8525321 (Viber, WhatsApp, Telegram). Eduk-projektoj, universitata agado, instrukapabligado. Estrarano: Aimé-Patrick MANIRAKIZA, Buhomba 7 Nr 39, Maramvya, Bujumbura, Burundo, Tel. +25779813485 (Whatsapp, Telegramo), <apmanirakiza@gmail.com>. Agado pri Afriko, observanto ĉe TEJO.

IPR 2025/12

— página 3 del PDF —

Scienca Komitato

Enkonduko

Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah; AdE1 Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet

Karaj legantoj! Kiel bele videblas surkovrile, tiu ĉi numero detale informas vin ankaŭ pri nia ĉi-jara Kongreso en Beogrado, Serbio. Bonvenon al la Kongreso kaj la Simpozio de ILEI, kiuj same kiel la lasta jaro okazos hibride. La unua artikolo de la nuna numero (paĝo 4) fare de nia japana samideano SUNAGA Satoŝi vere pensigis min, kiel antaŭ la interreto kaj retpoŝto oni povis per vere testudrapida poŝto de la 1950-aj jaroj fari tiel imponan, internacian kaj efikan projekton uzante (ankaŭ) E-on! Kaj, eble pli pensige ol tio, kial nun, disponante la modernajn fulmrapidajn komunikilojn, ni ne faras tiajn projektojn! Mi forte esperas, ke la aperigo de tiu ĉi vere interesa artikolo instigos multajn samideanojn enpensiĝi pri planado kaj realigado de internaciaj projektoj utiligante nian lingvon. Alia artikolo, kiu vere impresis min apartenas al Petro CHRDLE (paĝo 28), kiu tiel honeste kaj koncize rakontas pri siaj esperantista vivo kaj angoroj, kaj tio, ke kiel li finfine – kaj feliĉe – povis sukcese certigi ankaŭ la estontan pluvivon de la fruktoj de siaj longdaŭraj strebadoj. Mi kredas, ke la daŭripovecon de nia movado garantiis/as ja tiaj sindonemaj homoj, kiuj paralele kun sia ĉiutaga kaj profesia vivo, tutkore gravigis/as la pravajn kaj homecajn ideojn kaj idealojn de L.L. Zamenhof. Kaj fine, mi elkore gratulas ĉiujn vin pro la alveno de la kristana kaj la ĉina novjaroj, esperante ke ili heroldos tutpacan eraon por la tuta homaro ekde nun posten! Certe post tiom da jarcentoj ekpost la homa civilizacio, estas neakceptebla kia ajn malpaco kaj milito tra la tuta terglobo. Bonan legadon! Ahmad Reza MAMDUHI

1

AdE – Akademio de Esperanto

Sur la titolpaĝo: Veliki Buk, la „Granda Bruo”, unu el la plej altaj kaj plej belaj akvofaloj en Serbio. Kadre de la ILEIKongreso oni povos viziti ĝin. (vd. la Duan alvokon de la Kongreso sur p. 32)

IPR 2025/13

— página 4 del PDF —

La Infanoj de la Mondo kaj ties redakta procezo de SUNAGA Satoŝi (Japanio) En ĉi tiu artikolo, mi ŝatus prezenti superrigardon de la japanaj sublernolibroj por infanoj nomataj La Infanoj de la Mondo (Sekai-noKodomo) kaj la redaktadan procezon por tiuj libroj. Ĉi tiu ekzemplo montras interesan eblon utiligi Esperanton por internacia eduka projekto. La Infanoj de la Mondo estas 15 serioj da sublernolibroj por infanoj eldonitaj de la eldonejo Heibonsha inter 1955 kaj 1957 (Tabelo 1). La projekto celis profundigi la internacian komprenon de japanaj infanoj. La libroj enhavas eseojn verkitajn de infanoj el la tuta mondo, tradukitajn en la japanan por ke japanaj infanoj povu informiĝi pri la geografio kaj historio de la mondo. Ĉi tiuj inkluzivas ankaŭ klarigajn tekstojn, infanajn desegnaĵojn, diagramojn, grafikaĵojn kaj fotojn. Iuj volumoj, kiel la Francia volumo, estas dediĉita al unu lando, Figuro 1: Fronta kovrilo, La Infanoj dum aliaj, kiel la Sudorienta Azia de la Mondo,Vol.15 Oceanio volumo, estas kunmetitaj laŭ regionoj. (Heibonsha;Tokio, Aprilo 1957) Ĉiu volumo enhavas ĉirkaŭ 200 ĝis 300 infanajn eseojn. Kvankam tiuj estas publikigitaj en la japana, la redaktadan procezon multe influis la Esperanto-movado en la 1930-aj ĝis 1950-aj jaroj. La antaŭparolo de la libro estas skribita en la japana, angla, franca kaj Esperanto. Jen kiel ekzemplo la Esperanta antaŭparolo de la oceania volumo (Figuro 1): „Tiu ĉi libro naskiĝis de la kunlaborado de infanoj kaj iliaj geinstruistoj de Aŭstralio, Nov-Zelando kaj aliaj insuloj. Ĝi estu interligilo por la paco kaj amikeco inter infanoj de tiuj landoj kaj Japanio.” Tabelo1: Komponado de La Infanoj de la Mondo Vol. Vol.1 Ĝenerala Enkonduko Vol.2 Japanio

Dato de publikigo Sep 1957 Dec 1956

IPR 2025/14

Landoj/regionoj, kie estas kolektitaj infanaj eseoj

Japanio, Okinavo

— página 5 del PDF —

Vol.3 Ĉinio kaj Koreio Vol.4 Sudorienta Azio

Aŭg 1955

Ĉinio, Tajvano, Nord-Koreio, Sud-Koreio

Apr 1956

Vol.5 Okcidenta Azio kaj Afriko

Okt 1957

Vol.6 Sovetunio

Feb 1956

Vol.7 Orienta Eŭropo Vol.8 Mezeŭropo

Aŭg 1956

Vol.9 Francio Vol.10 Unuiĝinta Reĝlando kaj Irlando Vol.11 Suda Eŭropo Vol.12 Norda Eŭropo Vol.13 Norda Ameriko Vol.14 Latin Ameriko

Feb 1955 Jul 1955

Indonezio, Filipinoj, Vjetnamio, Laoso, Kamboĝo, Tajlando, Malajzio kaj Singapuro, Pakistano, Birmo, Nepalo, Cejlono, Hindio Irano, Irako, Turkio, Sirio, Israelo, Jordanio, Egiptio, Alĝerio, Maroko, Kanarioj, Madejro, Ganao, Niĝerio, Franca Ekvatora Afriko, Kameruno, Belga Kongo, Tanganjiko, Rodezio, Maŭricio, Madagaskaro, Mozambiko, Unio de Sudafriko Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko, Respubliko de Ukrainio, Respubliko de Kazaĥio, Respubliko de Belorusio, Respubliko de Azerbajĝano, Respubliko de Taĝikio Pollando, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Rumanio, Bulgario, Albanio, Jugoslavio Germana Demokratia Respubliko, Federacia Respubliko Germanio, Nederlando, Belgio, Svislando, Aŭstrio Francio Anglio, Kimrio, Skotlando, Nord-Irlando, Irlando

Feb 1957

Italio, San-Marino, Malto, Hispanio, Portugalio, Grekio

Dec 1955

Danio, Norvegio, Svedio, Islando, Finnlando

Jun 1956

Kanado, Danio (Gronlando), Alasko, Usono, Havajo

Jun 1957

Vol.15 Oceanio

Apr 1957

Meksiko, Gvatemalo, Honduro, Salvadoro, Nikaragvo, Kubo, Haitio, Venezuelo, Kolombio, Peruo, Brazilo, Urugvajo, Argentino, Ĉilio, Bolivio, Paragvajo Aŭstralio, Nov-Zelando, Oceania Insulo

Okt 1955

La redaktantoj de La Infanoj de la Mondo estis Akita Ujaku (kontrolisto), Ito Saburo (planisto) kaj la redakcio en la internacia komunikado-sekcio de Heibonsha: Kurisu Kei (Tsugu), Sakai Matsutaro kaj Nakagaki Kojiro. Ili ĉiuj estis esperantistoj el la 1930-aj jaroj. Precipe Kurisu Kei, en sia libro La Sama Suno Lumigas la Mondon (Kitaoojishobou; Kioto, Junio 1949), parolas pri sia amikeco kun la franca esperantisto Honoré Bourguignon kaj la IPR 2025/15

— página 6 del PDF —

Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj en la 1930-aj kaj 40-aj jaroj, kaj pri la literatura revuo Infanoj sur Tutmondo, kiun Bourguignon redaktis kaj publikigis (Figuro 2).

Figuro 2: Kurisu Tsugu (Kei), La Sama Suno Lumigas La Mondon (Kitaoojishobou; Kioto, Junio 1949)

Krome, la redaktado de tiuj libroj ankaŭ estis aranĝita de Kokubun Ichitaro kaj Narita Chukyu, kiuj estis engaĝitaj en la skribeduka movado, en kiu junaj instruistoj provis igi infanojn libere skribi pri siaj propraj vivoj. Ambaŭ movadoj estis subpremitaj dum la dua mondmilito. Tio signifas, ke homoj engaĝitaj en du kulturaj kaj instruaj movadoj, kiuj estis subpremitaj en la 1930-aj jaroj kaj 1940-aj jaroj, estis kolektitaj kune en Heibonsha en la 1950-aj jaroj. La eldonprojekton oni efektivigis uzante la Esperanto-komunikan reton establitan antaŭ la milito por ke infanoj tra la mondo verku komponaĵojn en sia gepatra lingvo (plenkreskuloj kaj instruistoj kolektis la komponaĵojn), kompilante kaj tradukante la kolektitajn komponaĵojn. El la materialoj postlasitaj de Yoshida Kusuho, kiu estis la redaktestro ĉe Heibonsha, ni povas detale analizi kaj konsideri la redakcian procezon de La Infanoj de la Mondo. IPR 2025/16

— página 7 del PDF —

1. Por kolekti infanajn eseojn en la mondo, la redakcio en Heibonsha skribis multajn leterojn en la angla, Esperanto kaj la loka lingvo kaj sendis ilin al registaraj instancoj, Esperanto-Ligoj aŭ unuopaj esperantistoj, petante ilin plusendi la peton pri eseoj al siaj lokaj lernejoj kaj instruistoj. 2. La redakcio sendis pli detalan peton al tiuj, kiuj respondis. En ĉi tiu kazo, la traduko de japanaj infanaj eseoj estis almetita kiel ekzemplo de la speco de eseo, kiun ili serĉis, same kiel internacia informilo priskribanta la enhavon kaj redakcian politikon de la serio. 3. La eseoj verkitaj en la loka lingvo de infanoj estis tradukitaj en la japanan. 4. La tradukita teksto estis „reskribita” por faciligi la legadon de japanaj infanoj. 5. La libro estis eldonita en sia fina formo, kun la teksto aranĝita kaj ilustrita. La procezo de kolektado de la eseoj estis influita de la internacia situacio dum la „malvarma milito”. Ekzemple, la ĉeffontoj montras, ke la sukceso aŭ malsukceso de Esperanta korespondado multe variis depende de la regiona politiko kaj de la socia sistemo. Esperanto-vojo ne estis uzata en Ĉinio, Tajvano kaj la Korea Duoninsulo (Figuro 3). Tie la kontaktoj estis petitaj nur per ŝtataj institucioj. Ankaŭ la enhavo de la eseoj estis stampita per plurtavola historio. Ekzistis kvar tipoj de infanaj eseoj kiel ĉeffonta materialo: originalaj, tradukitaj, reverkitaj kaj kompletigitaj versioj. Oni opinias, ke la redakcio esence provis esti fidela al la originalaj eseoj, sed la tradukaj, reverkitaj kaj redaktaj procezoj rezultigis subtilajn ŝanĝojn de la originalo. Precipe supozeblas, ke la enhavo rilata al la dua mondmilito, kolonia regado kaj sendependecaj militoj reflektis la internaciajn situacion kaj valorojn en Japanio tiutempe en la 1950-aj jaroj. Kvankam ni nur ĵus komencis analizi La Infanoj de la Mondo kaj ĝiajn ĉefajn fontojn, mi kredas, ke ĝi estis unika eksperimento kaj restas grava fonto por kompreni la historian kuntekston en la 1950-aj jaroj.

IPR 2025/17

— página 8 del PDF —

Figuro 3: Redakciaj materialoj; La Rolo de Esperanto en la dek kvin volumoj (Februaro 1956). Procento de vojoj por kolekti eseojn: Maldekstre (asteriskoj): kolektado de infanaj eseoj per Esperanto Centre (oblikvoj): per ŝtataj institucioj Dekstre (punktoj): aliaj kontaktvojoj De supre (No. de Publikiga ordono / Landoj): No.1 Francio, No.2 Grandbritio, Irlando, No.3 Ĉinio, Tajvano, Nord-Koreio, Sud-Koreio, No.4 FRG k.a., Svislando, GDR, No.5 Nordeŭropo, No.6 USSR, No.7 Sudorientazio, No.8 Usono, Kanado, No.9 Orienteŭropo

IPR 2025/18

— página 9 del PDF —

Terminologio de supera instruado/edukado de Ilona KOUTNY, emerita profesoro de AMU, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj 1998-2024, Ikoutny@amu.edu.pl

Enkonduke En multaj terenoj, manke de ekzisto de funkcianta sistemo en Esperantio, la terminoj ne fiksiĝis, estas diferencoj en la uzo laŭ la landoj kaj uzantoj. Ofte temas pri la plej bazaj aferoj en etnaj lingvoj, ekzemple kaze de la instrusistemo. Malgraŭ la malsameco de lernejaj sistemoj necesus trovi komunan denominatoron, uzi pli larĝajn, abstraktajn vortojn por loki la konkretajn bazajn nociojn. Universitata instruado en Esperanto okazas malofte, tamen estas ekzemploj, kiuj donas iun bazon por la kutima uzo de terminoj de supera instruado. En la Universitato Eötvös Loránd (ELTE) en Budapeŝto funkciis Esperantofako dum pli ol 40 jaroj (1966-2008), mi tie studis kaj ankaŭ instruis dum 10 jaroj. En la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano funkciis postdiploma interlingvistika fako dum 26 jaroj (1998-2024) kaj unufoje, dum la lastaj du studjaroj (2022-24) ankaŭ taga magistra programo pri interlingvistiko, ambaŭ en Esperanto (la dua en kombino kun la angla). Ankaŭ AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj, San Marino) ellaboris sian modelon, kies terminoj troviĝis en ĝiaj regularoj. Okupiĝante jam delonge pri leksikografio (vd. Hungara-Esperanta meza vortaro, red. kun István Szerdahelyi, komenco en 1983, apero nur en 1996; Koutny et al. 2000: Hungara-Pola temvortaro), mi komencis verki trilingvajn temvortarojn antaŭ 25 jaroj, kiuj fontis el mia instrulaboro kaj servis al ĝi. La Esperantajn temvortaretojn mi aperigis po 2 temoj. Nun mi mencias nur la temvortaron gravan por la nuna temo: Angla-EsperantaHungara etvortaro pri Lernado kaj Laboro (2002, Poznań: ProDruk), kiu – krom miaj spertoj – baziĝis ankaŭ sur retaj serĉadoj kaj konsultiĝo kun kolegoj internacie pri kelkaj tiklaj vortoj, esprimoj. Mia vortara projekto SET (Strukturita Esperanta Temvortaro) revigliĝis en 2023, ĉar serĉante temon por diplomlaboraĵo, 4 gestudentoj decidis labori pri iu ĉapitro. La ĉinan version de la ĉapitro pri lernado de la Angla-EsperantaĈina etvortaro pri Lernado kaj Laboro (2024. Poznań: Interlingvistikaj Studoj & Rys) ellaboris YU Jianchao el la postdiploma grupo. Tiel la leksiko IPR 2025/19

— página 10 del PDF —

de lernado estis reviziata. Mi prezentos nun nur kelkajn – ĉefe problemajn – terminojn el la supera instruado, ja en tio mi havas preskaŭ 40-jaran sperton, praktike en du landoj kaj konojn pri kelkaj aliaj landoj. La terminoj estas ankoraŭ diskuteblaj. Ni devas trovi la plej taŭgajn formojn, uzeblajn en diversaj kuntekstoj, ja la projekto daŭras nun per la ellaboro de la ĉeĥa versio kaj la enretigo de ĉiuj lingvaj versioj kaj temoj. Necesas ordigo ankaŭ pro tio, ĉar ofte aŭdeblas erara uzo kiel *mi havas magistron anstataŭ magistran titolon aŭ la ĝenerala uzo de profesoro por mezlerneja kaj superalerneja instruisto. Por la nunaj terminoj mi iom serĉis ankaŭ en la tekstaro de Corpuseye (https://corp.visl.dk/), kiu entenas pli multe da ĉiutagaj tekstoj ol tekstaro.com kaj en Vikipedio. Pri la diferenco inter altlernejo, kolegio kaj universitato mi demandis ankaŭ la artefaritan intelekton ChatGPT.

Lernejotipoj Unue ni dividu la institucian instruadon en 3 grupojn: baza / meza / supera instruado, edukado (A: primary / secondary / tertiary, higher education) kun la lernejoj: bazaj, mez- kaj superaj lernejoj (A: primary, elementary / secondary, comprehensive school / institution of higher education/learning, college). La bazlernejo aŭ elementa lernejo estas la unua lernejo, kiun la infanoj – ekde la aĝo de 6-7 jaroj – devige frekventas, kie komenciĝas la instruado de skribado, legado, kalkulado. La fino ne estas tiom evidenta, kaj tiel ankaŭ la komenco de la mezlernejo ne estas fiksa, ĝi povas komenciĝi post 4, 6 aŭ 8 elementaj klasoj. Ekzistas en tiu ĉi dua nivelo gimnazioj, liceoj, fakaj mezlernejoj. Kutime estas iu fina ekzameno kiel la abiturienta ekzameno en la aĝo de 17-19 jaroj. La tria ŝtupo, la supera lernejo denove estas pli klara, sed ĝia strukturo denove varias. Ekde la enkonduko de la bolonja sistemo en Eŭropo, kutime funkcias la unua nivelo: bakalaŭraj studoj (A: bachelor studies) kaj la dua nivelo: magistraj studoj (A: master studies), al kiuj aldoniĝas la doktoraj studoj (doctoral studies). En iuj lernejoj okazas ankaŭ postdiplomaj studoj; ili ne donas aldonan diplomon, nur atestilon kun kvalifiko. Universitato kutime proponas ĉiujn 3 ŝtupojn en plej diversaj terenoj de filologio tra natursciencoj ĝis medicino, samtempe ĝi ebligas sciencan esploradon. Do ekzistas: IPR 2025/110

— página 11 del PDF —

Agrikultura, arta, ekonomika, ĝenerala, jura, medicina, pedagogia, teknika ktp. universitatoj. Ekzistas ankaŭ t.n. malfermitaj universitatoj (A: open university), kie eblas studi iujn sciencajn terenojn sen devigo, kaj por maljunuloj t.n. universitatoj de la tria aĝo (A: university of third age). Ankaŭ la termino altlernejo estas uzata por tiuj superaj lernejoj, kiuj proponas plej ofte nur la unuan nivelon kaj en iuj konkretaj terenoj kiel komerco, tekniko. Iuj nomiĝas kolegio laŭ la angla kaj franca nomo. Kolegio estas ambigua termino ankaŭ en la angla kaj franca, ja ĝi estas tie uzata ankaŭ por la supera parto de la mezlernejo aŭ kiel liceo. Aldoniĝas ankaŭ la uzo kiel supera organo ĉefe religia (elekta, pastra konsilio). Zamenhof uzis „kolegio” nur en tiu senco laŭ la retrovoj en tekstaro.com. Pli konvenas en Esperanto paroli pri la kategorio, al kiu ĝi apartenas: mezlernejo aŭ altlernejo por eviti miskomprenon. Superan lernejon gvidas rektoro aŭ prezidanto (A: president, chancellor, rector), kiu havas plurajn anstataŭantojn: vicrektorojn aŭ vicprezidantojn. Universitatoj kaj ĝenerale superaj lernejoj havas organizajn unuojn laŭ la sciencaj terenoj: fakultato (A: faculty), krome pli malgrandajn kiel instituto kaj katedro (A: departement, chair). Lingvoj studeblas en filologia fakultato, biologio en la naturscienca fakultato, sociologio en la sociscienca fakultato. Estontaj dentistoj studas en la dentista fakultato de la medicina universitato, estontaj elektroinĝenieroj en la elektroinĝeniera fakultato de la teknika universitato. La fakultaton gvidas dekano (A: dean) kun siaj vicdekanoj, la instituton la direktoro de la instituto kun siaj vicdirektoroj. Diversaj universitatoj havas diversajn regulojn por la konsisto de tiuj ĉi unuoj. Ekz. en Pollando katedron povas krei titola profesoro kun aliaj 9 kolegoj, el kiuj minimume du estas doktoroj, li iĝas katedrestro. En aliaj landoj kiel Nederlando sufiĉas unu profesoro por krei katedron se li/ŝi okupiĝas pri iu speciala tereno.

Agado en universitato En la universitato okazas kursoj (A: courses), kiuj organiziĝas laŭ semestroj aŭ trimestroj. Ili povas esti prelegoj (A: lectures), kadre de kiuj la preleganto prezentas la materialon, aŭ seminarioj, ekzercoj, laboratoriaj praktikoj, kie la partoprenantoj havas sian rolon dum la lecionoj. Por studi iun fakon (A: IPR 2025/111

— página 12 del PDF —

program, studies), studentoj devas plenumi kelkajn devigajn kursojn kaj ofte kelkajn devige elekteblajn kursojn. Ekzistas ankaŭ liberaj kursoj. Por kelkaj fakoj necesas ankaŭ praktiko / staĝo, ekz. por estonta instruisto staĝo en lernejo. Eblas paroli pri angla, germana kaj interlingvistika fakoj, pri matematika kaj fizika fakoj, kies studprogramo (A: curriculum) entenas la devigajn kaj elekteblajn studobjektojn (kursojn). Ofte eblas ankaŭ specialiĝoj (A: specialities). La konkretan studadon determinas la studhoraro (A: time table, schedule). Kutima studado okazas surloke en la lernejo, sed ekzistas ankaŭ distanca/ekstera/reta studado (A: distant, on-line studies) kun specialaj renkontiĝoj, ekz. semajnfinaj sesioj. Kadre de la interlingvistika postdiploma fako en AMU ni havis unusemajnajn sesiojn en septembro surloke. Lernolibroj kaj retaj platformoj helpas la studentojn. Testoj, eseoj, projektoj, parolaj kaj skribaj ekzamenoj servas al la taksado de la studentoj. Ĉe popularaj fakoj povas okazi akcepta ekzameno antaŭ ol komenci la studojn. Studentoj ekzameniĝas aŭ trapasas kelkajn ekzamenojn dum siaj studoj, la instruistoj ekzamenas ilin. Se iu malsukcesas, fiaskas, li aŭ ŝi povas ripeti la ekzamenon. La notoj estas diversaj, ie la 5 estas la plej bona, alie la 1. La averaĝo de notoj estas grava por ricevi stipendion (A: scholarship). Fine de la studoj eblas ricevi atestilon aŭ diplomon post pretigo de diplomlaboraĵo/finlaboraĵo/faklaboraĵo/magistra laboraĵo (A: master’s thesis). Por doktoriĝo necesas verki detalan disertacion (A: dissertation). Magistran kaj doktoran laboraĵojn sekvas defendo de la tezoj.

Titoloj Bakalaŭro, magistro kaj doktoro (A: bachelor, master, doctor) estas homoj, kiuj ricevis bakalaŭran, magistran, resp. doktoran titolon. En iuj landoj ekzistas ankaŭ duagrada doktoriĝo, t.e. habilitiĝo. Tiam temas pri habilitiĝinta doktoro. Povas ekzisti 5a ŝtupo (kiel en Pollando kaj Hungario) profesoriĝo – akirebla post signifa scienca laboro (esploro, artikoloj, libroj). Akademiano konsideriĝas kiel la plej alta nivelo. Elstaraj personoj ricevas la titolon de honora doktoro (A: doctor honoris causa). Post fino de universitata kariero iuj iĝas profesoroj emeritaj. Paralele estas universitataj postenoj, akireblaj post akiro de certaj sciencaj titoloj kaj scienca laboro, eldonaĵoj. Kun magistra titolo iu povas labori kiel IPR 2025/112

— página 13 del PDF —

universitata instruisto, ofte kiel asistanto (A: lecturer). Post la akiro de doktora titolo eblas iĝi adjunkto/lekciisto (A: BR senior lecturer, US assistant professor). Post habilitiĝo, se tio ekzistas, cetere post sciencaj atingoj sekvas la posteno de docento/asocia profesoro (A: BR reader, US associated professor). Post profesoriĝo iu povas esti nomumita plena profesoro (A: full professor).

Internacia Konferenco de la NRO-oj en oficiala partnereco kun UNESKO (16-19.12.2024) de Renée TRIOLLE (Francio) Kvankam ILEI ne estas NeRegistara Organizo en rilatoj kun UNESKO, ĝi rajtis sendi delegitojn al la Internacia Konferenco de la NRO-oj en oficiala partnereco kun UNESKO. (Mi memorigas vin, ke ILEI perdis sian statuson, ĉar ĝi ne respondis la demandarojn. Daŭre evidentiĝas, ke pli gravas tio, kion oni raportas ol tio, kion oni faras!) El la 450 NRO-oj, tri centoj sendis reprezentantojn kaj klare evidentiĝis, ke NRO-oj, kiuj delonge vizitas la institucion UNESKO, bone konas la sistemon kaj intervenas, dum la novuloj estas „perditaj”.

Esperanto estis reprezentata de UEA, ILEI kaj TEJO. Dum tri tagoj, de la 16-a ĝis la 19-a de decembro 2024, ni aŭskultis belajn raportojn de oficialuloj IPR 2025/113

— página 14 del PDF —

de UNESKO pri tio, kion faras UNESKO. Plurfoje ni aŭdis, ke ni laboras surloke, do bone konas la terenajn cirkonstancojn, eĉ se pluraj NRO-oj bedaŭris, ke UNESKO prifajfis ilian laboron kaj ne kontaktis ilin pri temoj, pri kiuj ili laboras de jaroj. Rilate edukadon, ĝi estu dum la tuta vivo. Novaĵo estas, ke ankaŭ la gepatroj ludu gravan rolon. Edukado estu inkluziva („ne forgesu la knabinojn, ne forgesu la handikapitojn”). Ĝi estu VERDA, tio signifas, ke ĝi lasu lokon al ekologio kaj pli koncentriĝu ĉe la celoj de daŭripova evoluado (programo ĝis 2030). Dum ateliero pri „Edukado al paco” mi rajtis interveni: mi memorigis, ke ekde sia naskiĝo, Esperanto estas lingvo de paco, kreita de juna humanisto, kiu opinias, ke se homoj el diversaj lingvoj kaj religioj interparolus antaŭ ol interbatali, ili vivus pli pace. De tiam, Esperanto efektiviĝis brila lanĉilo por eklerno de fremdaj lingvoj kaj interkulturilo. Dum UNESKO „oficiale” defendas multlingvecon, uziĝas ĉefe la angla kaj la franca. En sia financa raporto, la Ligkomitato konstatas, ke la kresko de elspezoj de Forumoj ŝuldiĝas al la samtempa tradukado: en Parizo, la podianoj kaj panelistoj ĉefe parolis angle, dum la reprezentantoj de NRO-oj plejparte parolis france… Nova Ligkomitato estis elektita, la prezidantino estas moldava. Plurpaĝa rezolucio estis akceptita: edukado estu inkluziva (ne forgesu knabinojn, handikapitojn, malriĉegulojn), ĝi agnosku la surlokajn indiĝenajn sciojn kaj kompetentecojn, oni fortigu la rilatojn inter la NRO-oj, daŭre prioritatas Afriko kaj junularo, atentu kaj promociu la novajn teknologiojn, kiuj bone aŭ mise uziĝas kaj ni atentu la celojn de la daŭripova evoluo ĝis 2030. Se mi reaŭdis tion, kion mi jam plurfoje aŭskultis, mi konstatis, ke Esperanto estas bone konata kaj prikonsiderata de (malnovaj) NRO-oj, sed tute ne de la novaj. Ni provis informi kaj esplori pri komuna agado kun NROoj (ekz. Montessori).

Esperanto en miaj okuloj Liu Miao xue (Neĝo) Mi estas studentino de Esperanto ĉe Zaozhuang-a Universitato. Kaj mi ŝatus paroli al vi pri la internacia lingvo el mia vidpunkto. Mi unue eksciis pri la ekzisto de Esperanto kiam mi elektis universitaton. Inter la multaj eblaj fakoj, tiu speciala lingvo aparte kaptis mian atenton. Mi elektis ĝin ĉefe pro scivolemo, kiu vekis tamen kontraŭstarojn de multaj IPR 2025/114

— página 15 del PDF —

homoj ĉirkaŭ mi. La plejmulto pensis, ke Esperanto ne helpos min por mia estonta evoluo, kio estas kerna zorgo en la nuna Ĉinio. Nur mia patrino subtenis mian elekton.

Filma ekrankopio de nia partopreno en la Esperanta Muzika Festivalo

Enirinte Zaozhuang-an Universitaton, kiu unike proponas tiun kvar-jaran bakalaŭran fakon, mi eklernis Esperanton kaj komencis iom kompreni pri la lingvo kaj ĝia kulturo. Laŭ mi, Esperanto estas lingvo de paco, egaleco kaj toleremo. Pro ĝia kreado mi opinias, ke ĝi estas la plej granda lingvo en la mondo. Ĝi ebligas al homoj el diversaj nacioj komuniki kaj interkompreniĝi sen miskomprenoj kaŭzitaj de la ekzistantaj lingvaj baroj. Samtempe, ĝi donas al mi ŝancon konkrete aktivi, kion mi vere ĝuas. Kiel novaj fortoj en Esperantujo, miaj samklasanoj kaj mi aktive partoprenas en diversaj agadoj, kiel ekzemple la Esperanta Muzika Festivalo aŭ la 10-a Datreveno de la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang-a Universitato. Ankoraŭ viglas en mia menso nia mojosa ekzercado por pretigi la programon de la Esperanta Muzika Festivalo. Kaj precipe neforgesebla estas la vizito de la Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Duncan Charters, por kune festi la Jubileon de la Esperanto-Muzeo. La vortoj, kiujn mi povis interŝanĝi kun li kaj lia edzino Cecily Lee en tiu okazo, ankoraŭ sonas en miaj oreloj kaj multe kuraĝigas min en mia lingvo-lernado. Sendube ĉi tiuj agadoj kaj ŝancoj de IPR 2025/115

— página 16 del PDF —

interkultura komunikado profitigis min multe kaj grande vastigis miajn horizontojn. Sed, malgraŭ tiuj riĉigaj spertoj, ni ne povas ignori, ke la ideala stato, al kiu aspiras Esperanto, estas malfacile atingebla en tiu ĉi stadio de la monda historio, kiam mankas konscio pri la graveco de egalrajtaj intergentaj rilatoj. Do, la estonta evoluo de tiuj el ni, kiuj studas Esperanton kiel fakon ĉe Zaozhuang-a Universitato, estas ankoraŭ tute ne certa. Eble la plejmulto el ni elektos sekvajn studobjektojn kaj fine postenojn, kiuj havos neniun rektan rilaton kun Esperanto, kaj tiel vole nevole malproksimiĝos de ĝi, pro okupiteco en siaj novaj laboroj. Mi mem pensas, ke mi plu studos estonte, sed eble Ĉinan Historion. Mi ŝatus iĝi instruistino pri tiu fako, instruante historiajn sciojn kaj samtempe disvastigante Esperanton, por ke pli da homoj povu koni kaj kompreni ĝin. Fakte, mia lernado en Zaozhuang kaj la vastaj kolektoj de la Esperanto-Muzeo montris al mi la gravecon de nia lingvo por la starigo de la nuntempa Ĉinio, ĉar ĝiaj idealoj allogis kaj inspiris tiom multe da elstaraj kleruloj kaj sindonaj aktivuloj. Mia revo estus fine iĝi lernejestrino, kio donus al mi eĉ pli da ŝancoj konigi la internacian lingvon al pli da lernantoj. Kiu ajn estos mia sekva vojo, mi pensas, ke la ideoj pri egaleco kaj toleremo alportitaj al mi de Esperanto neniam malaperos kaj mi profitos de ili dum mia tuta vivo.

Tra miaj spertoj… Brila leciono pri pedagogio de Mireille GROSJEAN (Svislando) En la jaro 1979 aperis filmo titolita De Mao al Mozart. Temas pri raporto pri trisemajna vizito de la violonisto Isaak STERN (mondfama usona artisto) en Ĉinio. Mi spektis la filmon iom poste kaj estis tre tre impresita. Antaŭ kelkaj tagoj amiko trovis por mi la ligilon en Youtube kaj mi povis spekti la filmon denove: From Mao to Mozart, Issac Stern in China, Full Documentary https://www.youtube.com/watch?v=SlDJ2aE7iGs. La filmo montras diversajn koncertojn donitajn de la fama usona violonisto, plurajn lecionojn, kiujn li donis al ĉinaj infanoj, kaj kelkajn pejzaĝojn kaj urbojn ĉinajn en tiu jaro 1979. Aŭdiĝas raportoj de ĉinoj, kiuj suferis dum la kultura revolucio. Pro tio la filmo estas tre interesa. IPR 2025/116

— página 17 del PDF —

Kial venis al mi la ideo paroli al vi pri tiu filmo? La personeco de la artisto kaj lia maniero alparoli la geknabojn per la helpo de interpretistino kompreneble estas substrekindaj. Isaak Stern kompetentas pri muziko, amas, amegas muzikon, kaj volas transdoni tiun senton al ĉiuj ĉirkaŭ si. Ni rigardu, kiel li sukcesas transdoni tiun amon al muziko kaj sukcesas komprenigi al la ĉinaj infanoj, kiel plialtigi la ludkapablojn kaj plibonigi la esprimpovon dum ludado. Li estas pedagogo kaj instruas muzikon; ni estas pedagogoj kaj instruas lingvon. Muziko kaj lingvo estas komunikiloj. Do simileco povas aperi. En la filmo ni malkovras ĉinajn infanojn, kiuj estis elektitaj por studi muzikon plentempe kaj kiuj dediĉas ĉiujn siajn fortojn al progreso en ludado. Kelkaj ludas violonon, aliaj ludas aliajn instrumentojn. Ne gravas. Ili ĉefe celas la kapablojn ludi rapide kaj ludi malfacilajn pecojn. En niaj kursoj pri Eo kelkaj studentoj brilas en klarigoj pri li – ŝi – ili – si, sed ne kapablas konvinki iun per trafaj diraĵoj. Ĉu vi vidas la similecon? Do la klopodoj de Stern iras al esprimo de emocioj; „Ludu el via koro, ne el via violono!” „Kreu muzikon per via violono kaj ne koncentriĝu ĉe via instrumento!” Li ĉiam alparolas la ludanton, neniam la interpretiston. Tiel la infano ricevas la mesaĝon rekte, pro la fakto, ke Stern havas esprimriĉajn vizaĝon kaj korpon. Li teatrumas. Liaj okuloj povas esti ronde grande malfermitaj aŭ ne, la tuta vizaĝo moviĝas laŭ la transdonenda mesaĝo. La tuta korpo skizas la melodiajn movojn. Movo de arĉo ne devas esti rigida tiro, sed devas havi elanon, tion li montras eĉ iom troe, sed pro la diferenco de lingvo lia farmaniero bezonatas; ĝi estas tre efika kaj oni povas observi la evoluon de la ludado ĉe tiuj ĉinaj junaj muzikistoj. Li fine ĉiam gratulas ilin vigle kaj komuna rido eksplodas. La kursoj okazas en plenplena salono, kie la publiko ege silente sekvas la lecionojn kaj ege brue aplaŭdas. La mesaĝo de Stern atingas la homojn, la korojn de la homoj. Tia ankaŭ devas esti nia instruado. Kiam mi instruis, mi memoras, ke mi ofte akompanis miajn dirojn per gestoj por helpi al kompreno. Kun la frazo „la infano grimpas sur la arbon” mi per manoj mimis grimpadon. Kun la frazo „La viro parolas tro mallaŭte” mi metis mian manon ĉe mia orelo kiel maljunulo. En la momento, kiam en testo mi devis paroli kaj la lernantoj devis aŭskulti kaj skribe pruvi sian komprenon, tiam mi devis teni miajn manojn malantaŭ mia dorso por NE helpi ilin per gestoj. Instruisto ne havu manojn en poŝoj dum parolado, en Azio tio estas maldeca. En Ameriko tio estas ofta. Interkulturaj malsimilecoj…. IPR 2025/117

— página 18 del PDF —

El la landoj kaj sekcioj Albanio Enkadre de Zamenhof-Tago Esperanto ĉe gestudentoj de Medicinista Universitato en Tirano Laŭ la invito de profesorino pri sociologio, Entela Binjaku, mi parolis pri la Esperanto-tago antaŭ ĉirkaŭ 100 gestudentoj de la Ŝtata Medicinista Universitato de Tirano, la 10-an de decembro 2024. Fraŭlino Binjaku, komence, sciigis al la gestudentoj, ke jam ekzistas ankaŭ en Albanio esperantista asocio kaj la 15-an de decembro oni celebras la naskiĝtagan datrevenon de la kreinto de Esperanto, la okulkuracisto Ludoviko Zamenhof. Ĉi-lasta, interalie, kuracis senpage unu tagon semajne la malriĉajn malsanulojn. Esperanto mem estis proklamita ne nur kiel internacia neŭtrala komunikilo, sed ankaŭ kiel interpaciga lingvo de la diversaj etnoj. Mi eksplikis mallonge la strukturon de IL, ĝiajn avantaĝojn pro la relativa facileco kaj propedeŭtika valoro. La gestudentoj demandis kial ĝi ne estas disvastigita kaj akceptita vaste mondskale ĝis nun. Mi substrekis du ĉefajn kialojn: politikajn kaj psikologiajn. Mi rakontis ankaŭ pri la klopodoj de la iama Ligo de Nacioj en Ĝenevo en la jaro 1922 por enkonduki Esperanton en la elementajn lernejojn, laŭ la propono de grupo de membroŝtatoj, inkluzive Albanion. Bedaŭrinde la franca delegito vetois pensante, ke la franca plu dominos en la internaciaj komunikadoj. Same agis poste aliaj superpotencoj, kiuj, per sia lingvo, kondukas ankaŭ sian kulturon. Granda obstaklo estas ankaŭ tiuj psikologiaj, timo kaj hezito antaŭ novaj revoluciaj ideoj, nekono de la lingvo mem, privilegia pozicio en la socio de homoj posedantaj la anglan lingvon k.a.. La konversacio longis unu horon. Bardhyl SELIMI, albana ILEI-sekciestro

Brazilo Agado de ILEI-BR 2024 kaj planoj por 2025 Dum la jaro 2024 la ĉefa agado de ILEI-BR estis la kunorganizado de la 57a ILEI-kongreso. Raportoj jam aperis en la gazetoj IPR, Esperanto kaj La ondo de Esperanto. En tiu sama jaro mi, sekciestro en Brazilo ekde 2018, prenis ankaŭ la torĉon de nia loka asocio kaj iĝis ĝia prezidanto (jam je la tria fojo). Nun, profite al mia libertempo matene kaj posttagmeze, ĉar nun mi instruas nur vespere, mi iniciatis la de longe deziratan agadon, nome, montri IPR 2025/118

— página 19 del PDF —

Esperanton al gelernantoj kaj geinstruistoj de publikaj lernejoj en mia urbo unue kaj poste en najbaraj urboj. Pro tio mi jam akiris la retadresojn de ŝtataj kaj municipaj lernejoj el la tuta ŝtato Alagoaso kaj ankaŭ de edukaj kaj kulturaj sekretariejoj tra Brazilo. Pasintjare, okaze de la 70-jara jubileo de la Rezoluzio de Unesko, al 27 ŝtataj sekretariejoj pri edukado kaj 27 ŝtataj sekretariejoj pri kulturo mi sendis la artikolon de UEA (tradukita al la portugala kun ligiloj al la retejoj de UEA kaj ILEI en la angla), kiel unua paŝo por montri la daŭran ekziston de la internacia lingvo. Bedaŭrinde el la 54 nur du reagis kaj dankis pro la artikolo. Ne gravas, kiel diris Zamenhof en La Vojo: „Ni semas kaj semas, neniam laciĝas… cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, ni semas kaj semas konstante.”1 La planoj por ĉi tiu jaro, 2025, estas: Unue – proponi al lernejoj publikaj kaj privataj de mia urbo kaj eble ankaŭ de najbaraj urboj alagoasaj, prelegon (preparatan) pri „La Monda Lingva Problemo kaj la solvo pere de Esperanto”. Due – donaci librojn al bibliotekoj de publikaj lernejoj (ago jam komenciĝinta en decembro 2024 en la lernejo, kie mi instruas). Trie – proponi Esperanto-kursojn kaj ĉeestajn kaj virtualajn al la tuta komunumo precipe al gelernantoj de elementaj kaj mezaj lernejoj. La municipa eduka sekretariejo starigas kursojn senpage pri la angla kaj la hispana lingvoj por la komunumo, en tri lernejoj de nia urbo. Mi kontaktos ilin por enkonduki Esperanton en almanaŭ unu el tiuj lernejoj. Krom tio, mi daŭre instigos niajn brazilajn kursgvidantojn fariĝi membroj de ILEI (aŭ remembriĝi), aboni la revuon Juna Amiko kaj partopreni en la hibrida ILEIkongreso. 1

Jen la ligilo al la sendita teksto (fine de la mesaĝo mi aldonis la portugallingvan retejon de ILEI-BR): https://docs.google.com/document/d/1VhIEG3pcDE6Zc8pnrlmwhYnIbG2yXbLlyvjTRdoz7k/edit?usp=sharing.

IPR 2025/119

— página 20 del PDF —

Jen la teksto de la informo pri la agado donaci librojn al bibliotekoj de publikaj lernejoj en la retejo de ILEI-BR (https://sites.google.com/view/ileibrazilo): „Kadre de la ideo disvastigi Esperanton en lernejoj, fine de 2024, la brazila sekcio de ILEI donacis kelkajn librojn al la biblioteko de la „Municipa Lernejo Jaime de Altavilla”, Santa Lúcia, Maceió, Alagoas. Nia celo estas donaci Esperantajn librojn (gramatikojn, vortarojn kaj aliajn) al bibliotekoj de publikaj lernejoj. Se vi laboras en publikaj lernejoj en Maceió kaj volas havi Esperantajn librojn en via biblioteko, kontaktu min per Vacapo 82 99986-5126 aŭ retpoŝte: esperantomaceio@gmail.com. Studentoj finintaj la elementan lernejon vespere, same kiel instruistoj, kunordigantoj kaj direktoroj, ricevis globkrajonojn kun la adreso de la retejo de ILEI-BR sur ĝi.” Mi esperas, ke tiuj agadoj kaj planoj povos veki ideojn similajn aŭ ne, en aliaj sekciestroj, kaj mi deziras esperplenan 2025 al ĉiuj esperantistoj. Aristóphio A. ALVES FILHO

Burundo Esp-seminario organizita de la klubo Paca Armeo de Bujumbura La seminario okazis de la 20-a ĝis la 22-a de decembro 2024 en la Esperantocentro en Rumonge. Partoprenis en ĝi esperantistoj el Buĵumburo, Rumonge kaj Nyanza-Lac. La seminario estis speciala, ĉar la Burundaj seminarianoj mem financis la seminarion ekde la komenco ĝis la fino. Agadoj de la evento: 1. Elekto de Fraŭlino Esperanto kaj ŝiaj kunuloj: Sabaton, la 21-an de decembro, en bonaj klimato kaj etoso, la seminarianoj procedis al la elekto de Fraŭlino Esperanto en Burundo, kiu povos reprezenti Esperanton en naciaj kaj internaciaj kulturaj aranĝoj. Inter la 6 kandidatoj, kiuj batalis por porti la Esperanto-kronon, nur unu knabino nomata MacLean Iradukunda estis elektita kiel Fraŭlino E-o en Burundo. La unua dualokulo estis Kevine Kwizera kaj la Fraŭlino Populareco Umutoniwase Laila. 2. Ekzameno de Esperanto por Komencantoj La granda plimulto de la partoprenantoj en la seminario estis komencantoj, ili faris ekzamenon, ĉar ili delonge studis kaj atendis nur ekzamenon. Ĉiuj ricevis atestilojn. Venontjare, ili komencos la kurson por progresantoj. 3. Ekskursoj Dum la seminario, la seminarianoj vizitis diversajn lokojn, nome: la termofontan akvon de Mugara kaj Mawimbi. Ili estis feliĉaj partopreni en la ekskurso. IPR 2025/120

— página 21 del PDF —

4. Tradiciaj dancoj Dum la seminario, la Burundaj tradiciaj dancoj estis dancitaj por honori la eventon. La seminarianoj montris siajn talentojn. La seminario estis fermita en favora klimato kun vizito al la lago Tanganjiko. Mi elkore dankas al la burundaj seminarianoj, kiuj mem financis la seminarion. Mi esperas, ke aliaj sekvos la paŝon faritan de ili. Aimé-Patrick MANIRAKIZA

*** Kurso por indiĝenaj instruistoj en Burundo La indiĝena popolo en Burundo nomiĝas twa. Temas pri pigmeoj. En Burundo ekzistas diversaj sociaj tavoloj kun la nomoj tutsi, hutu, twa, kiuj apartenas al la sama etno, ĉar ili vivas sur la sama tereno kaj parolas la saman lingvon. La membroj de la twa-komunumo estas ofte diskriminaciataj, la infanoj ofte ne frekventas lernejon kaj se ili ricevas iom da eduko, ofte ili forlasas la lernejon sen fini la tutan bazan programon. Nuntempe ili ne plu povas vivteni sin per potfarado, ĉar neniu plu aĉetas iliajn potojn. IPR 2025/121

— página 22 del PDF —

Okazis kontakto inter la membroj de ANEB (Association Nationale pour l’Espéranto au Burundi – Nacia Asocio por Esperanto en Burundo) kaj la twa-ministrino, Sinjorino Sabushimike [vd. surfote]. Ŝi estas ministrino pri solidareco kaj homaj rajtoj. Ŝi montris intereson pri Esperanto. En Ĝenevo ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN) en julio 2024 mi renkontis ŝin kaj ni parolis kune pri … Esperanto! Tuj poste ANEB-anoj denove estis en kontakto kun ŝi kaj ŝi proponis Esperanto-kurson en la urbo Nyabihanga de la provinco Mwambo. La Girimbabazi Tujane-lernejo estas konstruita en vilaĝo nomata Kibungere, kie la ministro pri homaj rajtoj kaj solidareco kaj princo Kamatari estis naskitaj. La Nyabihanga komunumo, en kiu la lernejo situas, estas historia komunumo, ĉar ĝi estis la naskiĝloko de la unua demokratie elektita prezidanto, Mielchior Ndandaye, kiu estis murdita en 1993. La plej multaj el la loĝantoj de la Kibungere-vilaĝo estas indiĝenaj. Ili vivtenas sin per fabrikado de potoj. La ministrino donis klasoĉambron por la kurso kaj organizis protekton de la grupo fare de du policistoj. De ANEB gvidis la kurson Aimé-Patrick Manirakiza, estrarano de ILEI, Hassano Ntahonsigaye kaj Pamphile Bahati. Infana grupo paralele ludis kaj kantis sub la gvidado de Léopold Nzisabira. Mirejo eksciis pri la kurso antaŭ kelkaj monatoj kaj povis organizi, ke la Asocio Scio Sen Bariloj subtenu ĝin finance. Poste ankaŭ ILEI kaj UEA subtenis la kurson. Patrick preparis detalan kursoplanon. Kiam Mirejo vidis ĝin, ŝi decidis transpreni la lecionon de la deka ĝis la dekdua horo ĉiun tagon dum kvin tagoj. Por ŝi tio estis unu horon pli frue pro malsamaj horzonoj. Do ŝi instalis grandan paperblokon en sia ĉambro kaj la gekolegoj en Burundo povis sekvi la kurson legante sur ŝia blanka tabulo. Ni estis rete kune, kvazaŭ en iu klasoĉambro. Ili ricevis la bazojn de nia lingvo kaj bone progresis. Ni nun klopodos resti en kontakto kun tiuj dudek geinstruistoj, cele al ilia progreso ĝis plena flua parolado. Tiam ili povos ekinstrui nian lingvon al siaj gelernantoj; tio donos prestiĝon al tiu homgrupo. Nun la membroj de ANEB vidos la ministrinon denove kaj provos ekrilati, danke al ŝi, kun la ministro pri edukado. Do la rilatoj naskiĝas kaj kreskas pozitive en ĉi tiu afrika lando.

IPR 2025/122

— página 23 del PDF —

Ni eksciis pri iliaj vivkondiĉoj: ili baraktas por trovi manĝaĵojn, por pagi la lernejon por siaj infanoj kaj ilia vivo estas vere malfacila. Ili estas la plej malriĉaj en malriĉa lando. Tio kortuŝas nin. Fakto estas, ke instrui nian lingvon gravas, sed multe pli gravas, ke la infanoj manĝu. Pro tio ni nun pripensas pri akiro de financoj por organizi po unu tagmanĝon por ĉiu infano en ĉiu enlerneja tago. La plej bona maniero por lukti kontraŭ infanlaboro estas sendi ilin al lernejo. La plej bona maniero sendi ilin al lernejo estas provizi manĝon en la lernejo por ĉiu infano. Nun ni esploras pri tiu progreso. Multaj infanoj iras al lernejo nur por ricevi manĝaĵojn. Alia ideo naskiĝis: ili povus fabriki sunenergiajn fornojn, uzi ilin kaj vendi ilin. Tio havus pozitivan efikon sur la pluvivo de la arbaroj, ĉar oni uzos malpli da ligno por kuiri. Baza tuja bezono estas akiri por ili terenon, kie ili povos kreskigi legomojn por nutri la familiojn. Ni esploras, kiu membro de ANEB loĝas ne for de Nyabihanga kaj povus sekvi la evoluon propraokule kaj raporti. Mireille GROSJEAN kaj Aimé-Patrick MANIRAKIZA

IPR 2025/123

— página 24 del PDF —

Ĉinio Centro por Esploro kaj Informado pri Esperanto en Zaozhuang La 26-an de decembro 2024, la vicprezidanto Li Muhai (vd. surfote) gvidis ceremonion por celebri la fakton, ke Zaozhuang-Universitato iĝis parto de la „Pensfabriko por eksterlandaj aferoj kaj disvolviĝo de la Provinco Shandong” specife kiel „Tutmonda Centro por Esploro kaj Informado pri Esperanto.” La honoro premias jam pli ol jardekon da Esperantaj agadoj en tiuj kampoj: gratulmesaĝoj venis de Esperanto-Asocioj tra la mondo, inkluzive de ILEI. PEA solenas la Zamenhof-Tagon La 12-an de decembro, Pekina Esperanto-Asocio (PEA) kunvenis por festi la Zamenhof-Tagon. Ĉeestis en la kunveno ankaŭ TEA-membroj kaj amikoj el Germanio kaj Svislando.

En la malgranda salono de la konstruaĵo, kie funkcias ĈEL, regis intensa etoso Esperanta, amika, internacia kaj kultura. La solenaĵo komenciĝis per parolado de la prezidantino s-ino YU Jianchao. Ŝi salutis la amikojn per konciza konigo de la Tago, ankaŭ de kulturo kaj la E-libro, kaj tuj poste prezentis du titolojn rekomenditajn de ILEI por la Tago de la E-libro. Ŝi sciigis, ke la du „titoloj” libriĝos probable venontjare, esperante ke ankoraŭ pli multaj homoj legos ilin. Sekve la vicprezidanto s-ino Chen Ji faris IPR 2025/124

— página 25 del PDF —

paroladon. Ĝi temis pri la UK en Aruŝo, unuafoje en Afriko. La impresoj estas ankoraŭ freŝaj kaj la rakontado vere vekis intereson. La veterano sinjoro Zhang Dali (Fortego) lanĉis ludon de vort-enigmoj al la ĉeestantoj, la solvantoj estis kuraĝigitaj per libroj aŭ poemaroj. La divenado kreis etoson plenan de gajo kaj ĝojo. Amikoj el malproksimaj landoj, la germana sinjoro Rainer Kurz kaj la svislandaj gesinjoroj Liu Jun kaj Dieter Rooke, kunportis siajn rakontojn. Sinjoro Dieter Rooke, parolante pri sia sperto dum la afrika UK, eĉ dufoje ekspoziciis siajn eluziĝantajn ŝuojn, kiuj akompanis lin dum li grimpis sur Kilimanĝaron. Lia humuro kelkfoje ridigis la ĉeestantojn en la salono. Kaj Kurz rememoris sian viziton al Pekino antaŭ dek jaroj kaj montris fotojn, el kiuj nemalmultaj troviĝas en la „historia momento”. Dume li prezentis per video Pasportan Servon kaj ebligis spekti la premiitan videon faritan de pekina junulo. La tempo fulme pasis kaj tiam oni reciprokis la donacojn. Imponis la papertranĉilo kaj la portreto de Zamenhof fabrikita de la PEA-membro sinjorino Wang Lirong; ege plaĉis al amikoj la ruĝa ŝalo kun E-skribo de la Pekina Esperanto-Asocio. En la agrabla etoso, sinjoro Zhang Yongle, ĉefsekretario de la Asocio, anoncis la festan „bankedon” aliloke. YU Jianchao (Terana) La Zamenhofa Tago en Zaozhuang Por festi la Zamenhofan Tagon 2024 Shandong-a Esperanto-Asocio organizis du-tagan ret-kunvenon kun prelegoj de profesoroj de la Esperanta fako de la Zaozhuang-a Universitato. La 14-an de decembro Choi Manwon (Dekmil) klere prelegis pri la nomo de Zamenhof kaj pri la rilato inter liaj hilelismo kaj homaranismo. La 15-an de decembro, kiu estas ankaŭ la Tago de la Esperanta Libro, mi prezentis la elektojn de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj por la tradicia Komuna Legado 2024. Ili estis la teatraĵo “1910” de Ĵenja Amis pri la vizito de Zamenhof al Nordameriko kaj la rondiranta rakonto „Pri viroj kaj kunikloj”, kiun dum ĉi tiuj monatoj kunverkis 31 virinoj el 12 landoj (Armenio, Barato, Ĉinio, Francio, Italio, Japanio, Kanado, Koreio, Kroatio, Madagaskaro, Pollando kaj Svislando). Ĉiuj virinoj rajtas partopreni en tiu internacia kunlaboro kaj verkemulinoj estas tre bonvenaj sin anonci al mi. Krom la ĝisnuna teksto, libere elŝutebla el la retejo de ILEI, ekzistas ankaŭ tre mojosa voĉlegado de la itala samideanino Claudia Maggi, trovebla en la jutuba kanalo de EsperRadio. IPR 2025/125

— página 26 del PDF —

Ĉar la rakonto estas la unua oficiale aprobita agado de la nove restariĝinta Komisiono pri Virina Agado de Universala Esperanto-Asocio, dum la kunsido estis la ŝanco paroli ankaŭ pri ĝiaj aliaj iniciatoj. Mi respondis al la demandoj de la tre scivolema publiko, kiu partoprenis el multaj partoj de Ĉinio, pri la celoj de la Komisiono, precipe rilate al la subteno de virinaj rajtoj en ĉiuj partoj de la mondo kaj ne nur en eŭropcentra perspektivo. Vigle organizis la du-tagan kunvenon en Zaozhuang la junaj instruistoj Li Bochuan (Briko) kaj Long Yunxia (Nuba), magistriĝintaj pri Interlingvistiko en Poznano. Alessandra MADELLA

Francio La franca esperantista kastelo Greziljono invitas al siaj kursoj en 2025: 2025-apr-18/27: PRINTEMPAS, intensivaj kursoj por ekzamenoj kun Zsófia Kóródy, Marion Quenut, Konstantin Tikhomirov, Paweł Fischer-Kotowski. gresillon.org/p 2025-jun-30/jul-10: Maratona Esperanto-kurso kun Dennis Keefe, Nedeljka Ložajić, Frank Lappe, ankaŭ por blinduloj, kun Internacia E-Konferenco. gresillon.org/m 2025-aŭg-24/29: Verda Naturisma Semajno, kursoj kun Thierry Spanjaard, Didier Loison: gresillon.org/n IPR 2025/126

— página 27 del PDF —

2025-okt-24/nov-02: AŬTUNAS, kursoj kaj FEI-ekzameno kun Renée Triolle kaj aliaj. gresillon.org/au Agendo de la sekvaj agadoj: gresillon.org/a – kontakto: kastelo@gresillon.org

Svislando Nostalgio pri S-ro Claude Gacond (1931-2024) S-ro Claude Gacond estis unu el la homoj, kiujn mi plej admiris kaj respektis en mia tuta vivo. Mi ekkonis lin kaj lian edzinon Andrée en 2007, dum mi studadis pri la Esperanta kulturo kaj pri la historio de la Movado pere de la Koresponda Perfektiga Kurso de Boris Kolker. Fine de la somero, mi estis preparinta la taskojn de la Leciono 16a. La unua tasko estis tiu ĉi: “Imagu, ke vi partoprenis en Internaciaj Esperanto-kursoj en Svislando; revene vi rakontas en via Esperantoklubo pri tiu lando kaj ties Esperanto-movado.” Hazarde, mia edzo kaj mi estis planintaj vojaĝon al Svislando post nur kelkaj semajnoj. Mi skribis al Boris, ke mi prokrastas tiun taskon ĝis nia reveno el la vojaĝo, ĉar mi volas priskribi realan partoprenon en unu el la kulturaj seminarioj de La Chauxde-Fonds. Hazarde mi ne trafis ajnan kulturan seminarion ĝuste en tiu periodo, sed kompense s-ro Gacond kune kun la tre kara s-ino Martine Schneller organizis por mi du belegajn neforgeseblajn tagojn. S-ro Gacond invitis min viziti la Kulturan Centron (CDELI), kie mi faris demandojn pri la portretoj kaj fotoj, kiuj dekoraciis la prelegsalonon. Tio instigis lin paroli abunde pri la vizioj de Kartezio kaj Leibnitz koncerne la neceson de iu internacia lingvo. Li ankaŭ parolis pri aliaj planitaj lingvoj, pri la Universalaj Kongresoj, pri la pioniroj de la Movado… En la salono ĉeestis nur du ravitaj spektantinoj: Martine kaj mi. Tamen li faris brilan fascinan prelegon, kvazaŭ li havis mil spektantojn. Forte impresis min lia entuziasmo, lia erudicio, lia optimismo koncerne la homan kapablon plibonigi tiun ĉi mondon, realigi tutmondan pacon kaj justecon, forigi antaŭjuĝojn … S-ro Gacond estis ĝisosta instruisto kaj edukisto, kiu tutkore fidis la homan kapablon eduki kaj edukiĝi. Li ne nur revis, sed ankaŭ agis por realigi siajn revojn. Pro tio mi ege admiras lin kiel homon kaj kiel esperantiston. Tiun vesperon oni invitis min al komuna vespermanĝo organizita de la esperantistoj de La Chaux-de-Fonds, kie mi ekkonis s-inon Andrée kaj aliajn IPR 2025/127

— página 28 del PDF —

ontajn geamikojn. Kaj la sekvan tagon, gesignoroj Gacond invitis min ekskursi tra la belega montara ĉirkaŭaĵo. Ili akompanis min al Le Locle, kie ni vizitis ĉarman muzeon pri horloĝoj kaj aŭtomatoj. Interalie, ni povis admiri kaj eĉ aŭskulti tie la aŭtomatan birdon, kiu inspiris la verkiston Hans Christian Andersen por krei sian faman fabelon „La najtingalo”. Gesinjoroj Gacond kondutis tiom afable kun mi, ili donacis al mi tiom da tempo kaj atento, ke mi sentis min embarasita, ĉar mi faris absolute nenion por meriti tion. Mi rakontis ĉi tie mallonge nur pri mia unua renkonto kun s-ro Gacond kaj lia kara edzino. Okaze de aliaj vizitoj al La Chaux-de-Fonds, mi ĉeestis kvin kulturajn seminariojn kaj plurajn ekskursojn. Mi ŝuldas al s-ro Gacond multajn el la plej belaj kaj signifoplenaj tagoj de mia vivo. Kun granda danko kaj amo mi ĉiam memoros lin. Luiza CAROL NdlR: SES kaj CDELI kune organizas memorkunvenon pri Claude Gacond la 5-an de aprilo en la Urba Biblioteko (CDELI) de La Chaux-de-Fonds.

.

Fino de la Esperanto-fako de KAVAPECH Kiel videblas de la kompleta nomo de la mallongigo KAVA-PECH Kongresová A Vzdělávací Agentura PEtra CHrdleho, (Kongresa kaj Kleriga Agentejo de Petr Chrdle), ĝia celo origine ne estis eldonado de libroj. La agentejon mi fondis en la jaro 1991, sed jam en la jaro 1992 mi eldonis la unuan libron. Ne pro emo fariĝi eldonisto, sed pro bezono mem eldonadi la prelegkolektojn el de mi organizitaj fakaj eventoj. Ili estis plejparte en la ĉeĥa kaj germana; nur pli poste, kiam mi sentis min ekonomie sufiĉe forta por riski malprofiton, mi komencis agadi ankaŭ por esperantistoj. La unuaj Esperanto-aranĝoj estis la kolokvo por Akademio de Esperanto (AdE) kun eldonita prelegkolekto La stato kaj estonteco de Esperanto kaj la kongreso de SAT en Strážnice kun ĝia antaŭkongreso en Prago paralele kun la AdEkolokvo. Mi ankaŭ kulaboris kun ILEI. Dufoje mi organizis ILEI-konferencon (en Karlovy Vary 1999 kaj eBratislava 2004) kaj ene de InPaSem (de mi regule organizita ĉiun duan jaron Internacia Paroliga Seminario) 2006 mi organizis la lingvajn ekzamenojn de ILEI/UEA (ekzamenantoj Stefan MacGill, Albrecht Kronenberger kaj Miroslav Malovec). IPR 2025/128

— página 29 del PDF —

Poste, la eldonado de libroj fariĝis hobio por ni (mi kaj mia edzino Stanjo2), do ni komencis, krom nia ĉefa organiza agado, eldonadi ankaŭ aliajn librojn, ne nur prelegkolektojn, inkluzive de tiuj en Esperanto. Ĝis la jaro 2024 KAVA-PECH eldonis 262 librojn, el ili 108 en Esperanto. Do tiuj 108 libroj kreas la Esperanto-fakon de la eldonejo. Klare, ne ĉiuj estas ankoraŭ enstoke. (Surfote maldekstre: Rob kaj Mirejo dum la 65-a ILEI-konferenco) En produktado de ĉeĥaj kaj Esperantaj libroj ne estas granda diferenco. Male estas tre granda diferenco en ilia distribuado. Por la ĉeĥaj mi havas ekskluzivan librodistribuanton KOSMAS, do tio postulas de mi preskaŭ neniun administran pezon. Ĉiumonate, laŭ la anonco pri la nombro de la venditaj libroj, mi sendas al KOSMAS fakturon. La librotenado estas simpla, same kiel la impostdeklaroj (kvarfoje jare pri AVI2 kaj unufoje jare pri gajno/malgajno). Tute aliaj estas burokrataĵoj kunigitaj kun la distribuo de la libroj en Esperanto, plejparte eksterlanden. Eĉ se en ridinde malgrandaj kvantoj, ĝi devas plenumi, precipe ĉe AVI-pagantoj, ĉiujn trajtojn de la internacia komerco: apartan evidentecon de la vendoj ekster Ĉeĥion, aparte al EUlandoj, se la partnero estas ankaŭ AVI-paganto (ekzemple UEA, germana libroservo, …) kaj ĉiumonate deklari evidentecan devon rilate al la AVIpagantoj; sed ankaŭ al eksterEU-landoj, kiu krome devas esti dogane pritraktata plenumo de jure devigaj statistikaĵoj (sub altaj punminacoj) ktp. Kaj, ĉiu korespondado kun la klientoj okazas en Esperanto. Kiun dornoplenan vojon mi devis trairi, antaŭ ol la financofico komencis akcepti 2

Stanjo = Stanislava Chrdlová (1954–2000) estis ne nur mia edzino, sed ankaŭ la plej proksima kunlaborantino ene de KAVA-PECH kaj kunaŭtorino de la lernolibro Esperantem za tři měsíce (Per Esperanto post tri monatoj), ekde la kvara eldono plilarĝigita al Esperanto od A do Z. 2 AVI = Aldonvalora imposto

IPR 2025/129

— página 30 del PDF —

la dokumentojn en Esperanto, mi priskribis en la verko Mia vivo kun Esperanto. Tion ĉion mi havis en mia cerbo, kiam mi batalis kontraŭ la morto dum du sinsekvaj danĝeraj malsanoj post kovimo kaj ĉe la notario, kiam mi faris testamenton. Mia plej aĝa filino, kiu heredos mian firmaon, certe ĝin likvidos, sed antaŭ tio ŝi devos plenumi ĉiujn restantajn kontraktojn kaj devontigojn. Tio certe ne estos problemo rilate al la ĉeĥaj libroj, sed terure komplika por ŝi, nekonanto de komercaj leĝoj, des pli, ĉar ŝi ne scipovas Esperanton. Tial mi decidis laŭeble baldaŭ liberiĝi de la Esperanto-fako, tamen ne volis likvidi la restantajn librojn en Esperanto. Mi do strebis trovi iun, kiu transprenus ilin, sed ne trovis. Tamen ekbrilis eĉ pli bona solvo: François Bolduc el la kanada Montrealo, kiu ĝuste en tiu tempo planis fondi eldonejon por eldonadi Esperanto-librojn, ofertis al mi, ke li transprenos mian eldonejon kaj daŭrigos ĝian agadon. Ni faris kontrakton kaj lasigis ĝin kontroli ĉe juristoj, por ke ĝi kontraŭu nek la ĉeĥan, nek la kanadan juron. Kaj tiel okazis. Li ankaŭ aĉetis kontraŭ forte rabatitaj prezoj profunde sub la produktokostoj (klare, ĉar plejparton li ne sukcesos disvendi) la reston de la stoko de la libroj en Esperanto. Parton mi sendis al li en Montrealon, parton transprenis persone lia kunlaborantino el Budapeŝto Stela Besenyei-Merger. Provizore, ĝis la nova eldonejo Les éditions KAVA-PECH havos propran retejon, la mendojn de eksterlande plu kolektos mia retejo https//kavapech.cz/esperanto kaj mi plusendos ilin al Montrealo kaj Budepeŝto. Jen la retadreso de mia daŭriganto Les Éditions KAVA-PECH: kavapech1@gmail.com. Fine mi volas ĝustigi misfamojn pri mi, kiuj venis al miaj oreloj: 1-e, mi ne kabeiĝas 3 , male mi nun havos, pro malpli da burokrataĵoj, espereble pli da tempo por esperantumi: vizitadi la Esperanto-aranĝojn, verki… 2-e, KAVA-PECH ne bankrotis kaj ĝi plu ekzistos, nur ne plu agos internacie pro la supre menciitaj kialoj, 3

Kabeiĝi: subite de fervora esperantisteco komplete forlasi Esperanton. Laŭ la fama fervora Esperanto-verkisto, tradukanto, AdE-vicprezidanto kaj movadano KABE (Kazimierz Bein, 1872–1959, kiu en la jaro 1911 subite sen ajna klarigo komplete malaperis el la movado).

IPR 2025/130

— página 31 del PDF —

3-e, mi ne estas mortanta (almenaŭ mi kredas!) kaj danke al Dio kaj al miaj kuracistoj mi jam denove fartas relative bone. Jes, mi devas glutadi amason da medikamentoj kaj regule subiĝi al diversaj sankontroloj, sed sciante, ke kun malnova aŭto oni devas ofte vizitadi aŭtoriparejon, mi komprenas, ke kun maljuna korpo mi devas vizitadi simile la korporiparejojn. Sed tamen mi povas plu ĝui la vivon kaj Esperanton, eĉ se kun iuj limigoj. Petro CHRDLE, chrdle@kava-pech.cz

Novaĵoj de Stefan MacGill AMO en Kroatio, Pollando kaj tra Afriko AMO-seminarioj okazos en Kroatio februare pri Amikeco kaj novembre pri Literaturo. Ambaŭ prizorgataj de la AMO-komisionano Marija Beloŝeviĉ. Seminario estas planata en Pollando sub la prizorgo de la komisionano Małgosia Komarnicka, eble en majo. Sekvas raporto de Jérémie SABIYUMVA, estrarano de UEA pri AMO, pri la planoj en Afriko: „Mi kore dankas al vi ĉiuj pro via sindonemo por kunorganizi AMOseminariojn. En 2025, okazos AMO-seminario en DR Kongo, Kenjo kaj Gambio kun la ĉefa temo: Organizado de la movado. Subtemoj estas:  Mastrumado de kluboj  Organizado de kunsidoj  Organizado de ĉeestaj kluboj en lernejoj  Organizado de retaj kursoj  Solvado de konfliktoj Por bona organizado, tiujn seminariojn kunorganizos la Afrika komisiono. Aliflanke, mi sentas bezonon organizi virtualajn AMO-seminariojn pri mastrumtemoj por havi pli da aktivuloj, la esperantistaro tion bezonas.” Kvardek kvar EKO-komunikoj en la retejo de ILEI Tiujn vi povas aliri en https://www.ilei.info/ sub la rubriko: Agado>EKO. Ili regule kaj forte informis ankaŭ pri la aktivaĵoj ene de ILEI. En 2025 jam disiris kvar komunikoj kun unu plia en preparo. Budapeŝto aktive kontribuas al la movada komunikado.

IPR 2025/131

— página 32 del PDF —

Dua alvoko al la ILEI-kongreso 2025 – Beogrado, Serbio Serbia Esperanto-Ligo (SEL) kaj ILEI kore invitas vin al la 58-a kongreso de ILEI, kiu okazos unuafoje en Beogrado, de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2025. Ĉi tiu evento estos neforgesebla okazo por kunveni, lerni kaj ĝui la unikan etoson de la ĉefurbo de Serbio. La ĉefa temo de la kongreso kaj ties simpozio estas: Artefarita intelekto kaj lingvolernado. Kial vi nepre partoprenu? Ĉiu partoprenanto trovos ion por si. Vi renkontos malnovajn kaj novajn geamikojn, lernos ion novan kaj lernigos al la aliaj ion el viaj spertoj. Abundos la turisma kaj kultur-arta programo en la tradicia amika etoso de la ĉefevento de ILEI. Ĉu vi estas ILEI-membro aŭ ne, ĉiuj estas bonvenaj! Ni bonvenigas ankaŭ lernantojn, homojn, kiuj interesiĝas pri instruado kaj ĝenerale ĉiujn esperantistojn de iu ajn lingvo-nivelo inkluzive akompanantojn kaj komencantojn. Kotizrabatoj: Ne maltrafu la ŝancon ĝui malaltajn kotizojn de la unua aliĝperiodo, ĝis la fino de marto 2025!

IPR 2025/132

— página 33 del PDF —

Kongresejo kaj loĝado – Hotelo Palace Ĉio en unu loko (kongresejo, loĝado, manĝoj) kreas idealan medion por grupa spirito kaj kunlabora etoso. La centjaran historion de la kvarstela Hotelo „Palace” (Palas) akompanas modernaj organizo kaj ekipaĵo, igante ĝin unu el la plej famaj klasikaj hoteloj de Beogrado. La hotelo situas en la malnova urbocentro, proksime de la ĉefa piedira zono, la Knez-Mihailova Strato. Ĝia pozicio estas tre favora, en trankvila parto de la urbo, najbare de historiaj kaj kulturaj vidindaĵoj, urbaj kaj ŝtataj institucioj, muzeoj, teatroj, kinejoj, butikcentroj, la Beograda fortikaĵo kaj Skadarlija – la fama bohema kvartalo. Ĝi estas facile atingebla de la Beograda Flughaveno „Nikola Tesla”. La hotelo disponigas kvar diversgrandajn kaj diverstipajn salonojn por la kongresaj programeroj. Loĝ- kaj manĝmendilo estas alirebla en la kongresa retejo, retejo de ILEI, kaj ankaŭ helpe de la ĉi tie aldonita QR-kodo. Kie vi trovas pliajn informojn? – Retejo de la kongreso: 2025.kongreso.org (alklaku al la emblemo de ILEI por pluiri al la ĉefa paĝo) aŭ 2025.kongreso.org/ilei-chefa.html – Rekta ligilo al la aliĝilo: 2025.kongreso.org/alighilo.html – Retejo de ILEI: ilei.info – Eventaservo: eventaservo.org/e/ILEI-58 – Telegram-grupo: t.me/Beogrado2025 Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti nin: ilei<ĉe>kongreso.org, serbialigo<ĉe>gmail.com aŭ laslo.az<ĉe>gmail.com. Al la samaj adresoj vi povas sendi viajn kontribuproponojn. Programkontribuoj Ni antaŭĝojas pri viaj partopreno kaj kunlaboro por igi ĉi tiun kongreson memorinda! Proponu viajn kontribuaĵojn por pli riĉa kaj pli ĝuinda programo! Ekzemple, kolegino el Korea Respubliko proponas kurson pri koreaj dancoj. Se vi deziras dividi viajn spertojn pri instruado de Esperanto aŭ edukado per Esperanto, gvidi laborgrupon, atelieron aŭ diskutrondon pri grava temo el la vivo de ILEI, gvidi kurson por komencantoj aŭ progresantoj, prelegi en la simpozio pri la kongresa temo, aŭ pri alia temo ekstersimpozie, aŭ vi pretas kontribui al la kultur-arta programo, prezenti vian lingvon en la IPR 2025/133

— página 34 del PDF —

lingva festivalo kaj vian gastronomion dum la interkona frandvespero – bonvolu indiki tion en via aliĝilo, aŭ skribi al la ĉi-supre indikitaj adresoj de la organizantoj. Konatiĝu kun la kongresurbo Per duontagaj kaj promenaj ekskursoj vi malkovros la ĉarmon de unu el la plej malnovaj ĉefurboj de Eŭropo, la tamen ĉiam juna kaj gastama Beogrado. La komplekso de la Beograda fortikaĵo kaj parko Kalemegdan, la Nacia muzeo kun eksponaĵoj de la prahistorio ĝis la modernaj artoj, arkitekturaj perloj jam je promendistanco de la kongresejo, la Muzeo de Nikola Tesla kun la plej granda en la mondo kolekto de aŭtentikaj dokumentoj kaj objektoj el la verkaro kaj vivo de Tesla, la monto Avala kaj 203 metrojn alta televida turo kun restoracio je la 119-a kaj elvidejo je la 122-a metro de ĝia alto, estas nur kelkaj el la vizitotaj vidindaĵoj de la kongresurbo.

Enrigardu la kulturon kaj naturon de la kongreslando Kvar tuttagaj ekskursoj proksimigos vin al la nacia spirito, historia heredaĵo, natura kaj kultura riĉeco de Serbio. Du aŭ tri estos ofertitaj por la ekskursa tago – merkredo. Ankaŭ en aliaj tagoj vi povos ekskursi se tio plaĉos al vi pli ol tiutaga programo en la kongresejo. La turisma oferto kun mendilo estos afiŝita tra la kutimaj komunikkanaloj.

IPR 2025/134

— página 35 del PDF —

Unu el la ekskursoj gvidos al Novi Sad, la ĉefurbo de Vojvodino (la norda aŭtonoma provinco de Serbio), kun la impona Petrovaradina fortikaĵo (vd la foton sur p.34.), kiu siatempe estis nekonkerebla per la tiama milita tekniko, sed hodiaŭ estas konata kiel loko de muzeoj, arkivoj, atelieroj kaj, ekde la jaro 2001, okazejo de la fama muzikfestivalo Exit. La ekskursantoj ekkonos ankaŭ la ĉarmon de la proksima urbeto Sremski Karlovci kaj naturan riĉon de la montaro Fruŝka Gora, unu el la malmultaj en la ebena Panonio, kun trezorejoj de la serba klero kaj kulturo: la plej aĝa serba gimnazio el la 18-a jarcento, Patriarka palaco kaj Teologia seminario en Sremski Karlovci, kaj la monaĥejo Kruŝedol el la 16-a jarcento inter la deklivoj de Fruŝka Gora. La dua tuttaga ekskurso gvidos suden, al Kragujevac, la unua ĉefurbo de Serbio post la liberiĝo elsub la Otomana imperio komence de la 19-a jarcento. Inter la ekskursceloj estas:  La memorkomplekso Oktobro de Kragujevac, dediĉita al la viktimoj de la nazia teroro en la Dua mondmilito, kaj aliaj vidindaĵoj en la urbo;  La proksima urbo Topola kun la preĝej-maŭzoleo de la dinastio Karadjordjeviĉ sur la monto Oplenac, ornamita per 752 mozaikaj replikoj de famaj freskoj el serbaj mezepokaj monaĥejoj sur 3 500 kvadrataj metroj de la interna mura surfaco, kiuj konsistas el 40 milionoj da diverskoloraj vitraj kubetoj en 15 000 nuancoj;  La Fortikaĵo de Karadjordje el la Unua serba ribelo kontraŭ turkoj (1804) kaj la muzeo en la domo de Reĝo Petro la 1-a en Topola;  Tipa serbia vilaĝo kun tradicia tagmanĝo en vilaĝfamilia etoso. La ekskurso orienten, al Smederevo kaj Viminacium, kunigos la mezepokan historion de Serbio kun la tempo, kiam plejparto de ĝia nuna teritorio apartenis al la romia provinco Supra Mezio (Moesia Superior), kaj kun la tempoj de mamutoj. En Smederevo, 50 km for de Beogrado, sur la dekstra bordo de Danubo, staras unu el la plej grandaj mezepokaj fortikaĵoj en Eŭropo. La muzeo de Smederevo gardas prinaturan, arkeologian, historian, numismatikan, etnologian kaj belartan kolektojn. En Viminacium vi esploros arkeologian parkon kun romia armea tendaro, gladiatora areno, antikvaj tomboj kaj mamutparko – vera vojaĝo reen al la romia epoko kun rava enrigardo en miocenan prahistorion de mamuloj. Per la ekskurso sudorienten al la regiono de la rivero Resava, malkovru la naturan kaj historian riĉecon de Serbio je nur 140 km for de Beogrado kaj paŝu profunde en la geologian historion de la Tero. IPR 2025/135

— página 36 del PDF —

la monaĥejon Manasija, arkitekturan kaj freskoartan majstroverkon de serba mezepoka kulturo, sidejon de la fama Resava Skolo – manskriba kaj tradukista ateliero, siatempa centro de spirita kulturo kaj klereco.  Esploru la imponan Kavernon de Resava, kun ĝiaj stalaktitoj, stalagmitoj kaj ŝtoniĝintaj akvofaloj en koloroj ruĝa, flava kaj blanka, aĝaj 45 milionojn da jaroj.  Miru pri la pitoreska Veliki Buk, la „Granda Bruo”, unu el la plej altaj kaj plej belaj akvofaloj en Serbio.  Vizitu

Karavane al la UK en Brno Por sabato, la 26-a de julio, estas planata bustransporto al Brno kun ekiro post la matenmanĝo por atingi la posttagmezajn programerojn tie. Ĝi estos mendebla kune kun aliaj turismaj programeroj. Por la LKK: Aranka LASLO, Laura BRAZZABENI, Radojica PETROVIĆ, Bojan VELIČKOVIĆ

INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez., dumtempe pluservanta ĝis la venonta elekto) Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Simon Smits, Nvard Manveljan. Lerneja: Julián Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Oberrauch, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Kristin Tytgat, Vicente ManzanoArrondo, Radojica Petrović, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 15) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net.

IPR 2025/136

— página 37 del PDF —

ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983. Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la retpaĝon de UEA. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Aimé-Patrick Manirakiza. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Albert Stalin Garrido. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Ahmad Reza Mamduhi. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): prez. Nedeljka Ložajić, nedeljkalozajic@gmail.com. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj) UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Alessandra Madella, a.madella@tiscali.it, Didier Janot, didier.janot@gmail.com, Emmanuel Desbrières kaj Maximiliano Garcia. kaj aliaj Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 25 € en A-landoj kaj 12,50 € en B-landoj, kun ricevo de 4 paperaj kaj bitaj numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj kaj 6,25 € por la B-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera (kune kun la bita) kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA bita kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Lando-kategorioj: B-landoj: iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.), Afriko, Ameriko (escepte de Usono kaj Kanado), Kiribati, PapuoNov-Gvineo, Solomonoj, Vanuatuo en Oceanio. A-landoj: ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, ilei.kasisto@gmail.com. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de via sekciestro aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj:

IPR 2025/137

— página 38 del PDF —

a) Pagoj al la sekciestro alvenos al ILEI kune kun tiuj de la aliaj membroj de la sekcio. Vi jam estos en la sekcia listo kaj ne devos mem sendi la aliĝ- aŭ la abonformularon. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Se vi ne mem posedas UEA-konton, por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Se vi ne estas en la sekcia listo, bonvolu mem sendi la aliĝaŭ la abon-formularon (aliĝilo: https://www.ilei.info/Aligxilo.pdf; abon-formularo por Juna Amiko: https://www.ilei.info/Juna\_Amiko.pdf). Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al la ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 30 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub la numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Torhoutsesteenweg 453/0003, BE-8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE: Olena Poshivana, olenaposivana@gmail.com. La adreso de nia arkivo: https://www.ilei.info/revuoj/ipr-arkivo.php. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de januaro 2025, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aprilo 2025.

SEKCIOJ DE ILEI Albanio: Bardhyl SELIMI, Rruga Fortuzi, nd.9, h.1, ap. 3, AL-1016 Tirana, bselimi@gmail.com Armenio: Lida ELBAKJAN, Moldovakan 26/2, kv.52, AM-375062 Erevan, lidaelb@yahoo.com Barato: Arikapalli Giridhar RAO, Azim Premji University, Survey No. 66, Burugunte Village, Bikkanahalli Main Road, Sarjapura, Bengaluru 562125, India, rao.giridhar@apu.edu.in

IPR 2025/138

— página 39 del PDF —

Belgio: Marc CUFFEZ, Torhoutsesteenweg 453/0003, BE-8400 Oostende, flandrio@hotmail.be Brazilo: Aristophio Andrade ALVES FILHo, Rua B-55, N° 85, Conj. B. Bentes 1, Q. B-55, Benedito Bentes, Maceió, AL, Brasil, BR-57085-748, esperantomaceio@yahoo.com.br Bulgario: Mariana EVLOGIEVA (komitatano), ileibg@espereto.com Burundo: Gilbert NDIHOKUBWAYO, BP 7072 Buĵumburo, gigi.kadi@gmail.com Ĉinio: WEI Yubin „Jado” Baiyangshujie Xiaoxue, Taiyuan Shanxi, CN-030003, ilei_cxinio@163.com Danio: Ileana SCHRØDER, Vestavej 4, DK 2770 Kastrup, ileana.schroder@mail.dk Francio: Didier JANOT, 3 rue Élisa Lemonnier, FR-75012 Paris, didier.janot@gmail.com, https://eventaservo.org/o/ILEI-Francio Hungario: József NÉMETH, Fő u. 41/5, HU-8531 Ihász, jozefo.nemeth@gmail.com Germanio: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, zsofia.korody@esperanto.de Indonezio: Ilia Sumilfia DEWI, Perumahaan, Pejuang, Pratama, Blok L, no. 11, RT/RW 003/006, ID-Bekasi, Jawa Barat, ilia.dewi@gmail.com Irano: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9 K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. Farid-Afshar, Kh. Vahid Dastgerdi, IR-19166-13514 Tehran, mamduhi@gmail.com Italio: Luigia OBERRAUCH MADELLA, via Prampolini 8, IT-43122 Parma, esperoenparmo2020@yahoo.com Japanio: ISIKAWA Tieko, Tate 2-4-4-304, JP-353-0006 Siki-si, Saitama-ken, tiekosanjo_103@bj8.so-net.ne.jp Kenjo: Gilbert SIMIYU SIKALA, P.O. Box 236-50202 Chwele, Bungoma, Okcidenta, Kenjo, glbsimiyu@gmail.com Kongo DR: Joel MUHIRE, Po Box 08 ug, Bunagana-kisoro, Ugando, joelmuhire0@gmail.com Korea Resp.: CHO Weonseok, vivanta58@hanmail.net Kroatio/KEL: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, mjerkovic@net.hr Kroatio/KEU: Svijetlana AKIK, Franje Malnara 52, HR-10000 Zagreb, ilei@hes-keu.hr Kubo: Julián HERNÁNDEZ ANGULO, Vista Alegre 264 e/ Juan Bruno Zayas y Luz Caballero, Víbora, 10 de Octubre, La Habana, hernandezangulojulian@gmail.com Madagaskaro: Miora RAVELOHARISON, Lot II N 59 RA, Bis, Analamahitsy Antananarivo, le.myrhe@gmail.com Mongolio: Khorloo TSERENDEJID, MN- Ulaanbaatar bayangol district, khoroo 24, 42-1-62, tserendjd@yahoo.com Nederlando: Robert MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, RobMoerbk@proton.me Pollando: Magdalena TATARA, ul. Grzegórzecka 74/4, PL-31-559 Kraków, mtatara@gmail.com Rumanio: Mihai TRIFOI, Str. Principală, Bl.1 Ap.3, RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, mihaitrifoi@yahoo.com Rusio: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, lena_espero@mail.ru Senegalo: Lafi Charles DIATTA, BP 17935 Dakar-Liberté/Dakar, laficharlesd@gmail.com Serbio: Aranka LASLO, Imotska 34. RS-24000 Subotica, laslo.az@gmail.com Svedio: Sten SVENONIUS, Vendelsfridsgatan 4 c, SE 21764 MALMÖ, ilei-se@outlook.com Svislando: Mireille GROSJEAN, Chapeau-Rablé 52, CH-2300 La Chaux-de-Fonds, mirejo.mireille@gmail.com

IPR 2025/139

— página 40 del PDF —

Tanzanio: Mulele Samwel MBASSA, Box 25, Bunda – Tanzanio. Poŝtel: +255786 819 767, +255758 176 722, mulelembassa@gmail.com Togolando: KOFFI GBEGLO, 07 BP. 13169 Lome 07, Lomé- TOGO, esp.togo@gmail.com Ukrainio: Nina DANYLYUK, pr. Sobornosti, 32, Log. 108 UA-43026 U. Lucjk, nina_daniljuk@ukr.net Usono kaj Kanado: William B. HARRIS, 4 Edgecomb Ct, Portland ME 04013 USA, wb_harris@hotmail.com

REPREZENTANTOJ Aŭstralio / Nov-Zelando: Penelope VOS, 50 Victoria St, Cooma, NSW, Australia, penny@mondeto.com Britio: Renato CORSETTI, 22, St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo, renato.corsetti@gmx.com Finnlando: Sylvia HÄMÄLÄINEN, F.E. Sillanpään katu 2 C 46, FI-33230 Tampere, sylvia.h@kolumbus.fi Ganao: Alfred Kobina ARTHUR, P.O. Box CT 7432, Cantonments, GH-Accra, ctrcgh@gmail.com Hispanio: Luis Eduardo BERDOR REMON, Pablo Iglesias 41, 4 B, ES-50018 Zaragoza, eduardo.berdor@gmail.com Pakistano: Adeel Mahmood BUTT, Ward No. 11, near M.C. High School, PK-39100 Nankana Sahib, interlingvisto@gmail.com Portugalio: Luna M. SILVA, luna@esperanto.pt Slovenio: Peter GRBEC, Sv. Peter 142, SI-6333 Sv. Peter, peter.grbec@gmail.com Tajvano: Reza KHEIRKHAH, Chung Ching Road, No. 105, TW-Pingtung city, 900-73, rezamenhof@yahoo.com Vjetnamio: Hoan Thi TRAN, Xom 11 – Yen Loc – Kim Son, VN-430000 Ninh Bính, hoantran37@gmail.com Zimbabvo: Benjamin Asende KABWE, Tongogara Post office. P.O. Box 228, Chipinge, Manicaland, Zimbabwe, benjaminkas52@gmail.com

KONTAKTPERSONOJ Aŭstrio: Walter KLAG, Vieno, esperanto@chello.at Benino: Latifou GBADAMASSI, BP302 Lokossa (Mono), République du Benin, Afrique de l’Ouest, latifougbadamassi@yahoo.fr Israelo: Luiza CAROL, str. Bnei Binyamin 53, apt 12, Netanya IL-4201997, luizacarol1947@gmail.com Kostariko: Hugo MORA POLTRONIERI, Apartado 4981, CR-1000 San José, tikoguau@gmail.com Malio: Mbamoussa Keita, <keitambamoussa@yahoo.fr>, BP 2382, Bamako Litovio: Gražina OPULSKIENĖ, Obuoliuko 42, Mažeikiai LT-89312, grazopul@yahoo.com Norvegio: Douglas DRAPER, Esperanto, Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo, oficejo@esperanto.no Uzbekio: Anatolij IONESOV, P.O. Box 76, UZ-140100 Samarkand, imps86@yahoo.com Venezuelo: Asociación Venezolana de E-o, Jezer DORANTE, Apartado postal 47675, Caracas 1041-A, VE, jezerdorante@gmail.com

IPR 2025/140

IPR 2025/2

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 55 – trimonata

2025/2 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Ahmad Reza Mamduhi Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Laura Brazzabeni Margherita D’onofrio Mireille Grosjean Jozefo Horvath Zsófia Kóródy Márta Kovács Alessandra Madella Ahmad Reza Mamduhi Nicole Margot Françoise Noireau

Renato Corsetti (1941-2025)

— página 2 del PDF —

ENHAVO Enkonduko (Ahmad Reza MAMDUHI) ………………………………………………… 3 Renato Corsetti forpasis (A.R. MAMDUHI, M. D’ONOFRIO, A. MADELLA) 4 Jozefo HORVATH: Dilemoj de la Esperanta leksikografio en Hungario …. 10 Françoise NOIREAU: Distanca Esperanto-kurso …………………………………. 17 Mireille GROSJEAN: Instruado en Afriko – defio kaj evoluo …………………. 21 Claude Gacond kiel pedagogo (Nicole MARGOT, Mireille GROSJEAN) …. 27 Lernejoj kaj demokratio (Mireille GROSJEAN) ……………………………………. 28 El la landoj kaj sekcioj (CN, DE, HU) ………………………………………………. 30 La 58-a ILEI-kongreso en Beogrado (informoj, alvoko) ……………………… 35 Informoj pri ILEI kaj IPR ………………………………………………………………… 37

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9, K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. FaridAfshar, Kh.Vahid Dastgerdi, Tehran-1916613514, Irano. Tel. +98 9122115419 (Telegram, WhatsApp). <mamduhi@gmail.com>. Universitata agado, ekstera komunikado kaj varbado, observanto kaj komitatano A ĉe UEA. Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. +7 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Estrarano pri financoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio. ilei.kasisto@gmail.com (financoj). Tel.+374 55 279906 (Viber, WhatsApp), <karinko_arm@mail.ru>. Ekzamenoj. Vic-prezidanto: Alessandra MADELLA, via Prampolini 8, IT-43122 Parma, Italio. Tel. +39 0521 785582, <a.madella@tiscali.it>. Lerneja, universitata, scienca, landa kaj regiona agadoj (Orienta Azio), ekstera komunikado kaj varbado. Estrarano pri kongresoj: Laura BRAZZABENI, via San Filippo 52, IT-58031 Arcidosso (GR), Italio. <laura.brazzabeni@gmail.com>. Tel. +39 3286461063 (WhatsApp). Lerneja agado. Estrarano: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel. +385 981771741. <mjerkovic@net.hr>. Lerneja kaj landa agadoj. Estrarano: Fernando PITA, R. S. Francisco Xavier, 681, bl E, ap 201, Maracanã – cep: 20550011, Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. <magisterpita@gmail.com>. Tel. +55 21 98863-3854 (Telegram, WhatsApp). IPR, universitata kaj scienca agadoj. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Tel. +381 64 8525321 (Viber, WhatsApp, Telegram). Eduk-projektoj, universitata agado, instrukapabligado. Estrarano: Aimé-Patrick MANIRAKIZA, Buhomba 7 Nr 39, Maramvya, Bujumbura, Burundo, Tel. +25779813485 (Whatsapp, Telegramo), <apmanirakiza@gmail.com>. Agado pri Afriko, observanto ĉe TEJO.

IPR 2025/22

— página 3 del PDF —

Scienca Komitato

Enkonduko

Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah; AdE1 Renato Corsetti (), Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet

Karaj legantoj! Ni funebras la forpason de profesoro Renato Corsetti, elstara esperantisto kaj multjara gvidanto de nia movado. Liaj kontribuoj al E-o estis vere universalaj kaj profundaj, i.a. instruado kaj mentorado de novaj esperantistoj. A. Madella, Margherita D’Onofrio kaj mi pentras por vi iomete pri pluraj facetoj de tiu rimarkinda homo. Ankoraŭ sekve de liaj streboj, ni inspiriĝas per la admirinda laboro de Françoise Noireau por Afriko. Ŝia kreiva utiligo de Vacapo por faciligi distancan instruadon en malfacilaj kondiĉoj montras kiel engaĝiĝo kaj persistemo povas superi konsiderindajn obstaklojn. Ŝi kunlaboras kun sep aliaj instruistoj por proponi Eokurson al multnombraj studentoj en Kongolando kaj aliaj afrikaj landoj. La artikolo de Jozefo Horvath donas al ni interesan perspektivon pri la dilemoj de Esperanta leksikografio en Hungario, memorigante nin pri la gravegeco de bonaj vortaroj por la instruado. Ni ĝuas ankaŭ la allogan skribaĵon de Mireille Grosjean pri lernejoj kaj demokratio, plu sciiĝas pri Claude Gacond kiel pedagogo pere de Nicole Margot, kaj lernas pri la efika agado de A. Madella en Zaozhuang, Ĉinio, kie studentoj nun ne nur lernas E-on sed ankaŭ studas aliajn studobjektojn pere de ĝi. Ne maltrafu la anoncon pri la venonta 58-a ILEI-kongreso en Beogrado, Serbio (19-a-26-a julio 2025), kun ĝia kleriga, kultura kaj distra programo. La ĉi-jara ĉeftemo de nia Kongreso, same kiel tiu de nia Simpozio, estas „Artefarita intelekto kaj lingvolernado” – tre aktuala temo por nia instruista komunumo. Bonan legadon! Ahmad Reza MAMDUHI

1

AdE – Akademio de Esperanto

Sur la titolpaĝo: Renato Corsetti forpasis (vd. la rememorajn artikolojn sur p. 4.) Sur la dorskovrilo: Instruado en Afriko – Defio kaj evoluo (vd. la prelegon de Mireille Grosjean sur p. 21.)

IPR 2025/23

— página 4 del PDF —

Renato Corsetti forpasis de Ahmad MAMDUHI, Prezidanto de ILEI Kun profunda malĝojo ni eksciis pri la forpaso de nia kara samideano profesoro Renato Corsetti (1941 – 2025), elstara esperantisto kaj multjara gvidanto de nia movado, kiu dediĉis sian tutan vivon al la disvastigo de Esperanto kaj interkultura dialogo. Kiel prezidanto de ILEI, mi volas esprimi nian plej sinceran kondolencon al lia familio kaj al la tuta esperantista komunumo. Renato estis vere unika persono, kiu laboris senĉese por konstrui pontojn inter kulturoj kaj homoj tra la tuta mondo. Liaj kontribuoj al la Esperanto-movado estis multflankaj kaj profundaj – de lia gvidado de UEA ĝis lia senlaca instruado kaj mentorado de novaj esperantistoj. Lia engaĝiĝo por Esperanto estis vere universala – li neniam distingis inter landoj, kulturoj aŭ sociaj klasoj. Por li, ĉiu homo egale meritis la ŝancon ekkoni, lerni kaj uzi Esperanton. Lia kapablo kunigi homojn trans ĉiuj baroj estis eksterordinara, kaj lia varma personeco kaj sincera kredado je la idealoj de Esperanto inspiris generaciojn de esperantistoj. En sia rolo kiel eksprezidanto de UEA kaj aktivulo en multaj aliaj esperantistaj organizoj, Renato montris al ni kiel efike kaj inkluzive gvidi nian movadon. Lia scienca laboro pri lingvistiko, psikolingvistiko kaj interlingvistiko pliriĉigis nian komprenon pri la rolo de Esperanto en la moderna mondo. Lia heredaĵo daŭre inspiros nin en nia laboro por lingva justeco kaj interkultura kompreniĝo. Ni honoros lian memoron plej bone per daŭrigo de

IPR 2025/24

— página 5 del PDF —

lia vizio pri mondo, kie Esperanto servas kiel ponto inter ĉiuj popoloj, kaj per konstanta strebado al la idealoj, kiujn li tiel forte defendis. Ni restos por ĉiam dankemaj pro lia nekredebla kontribuo al nia movado kaj al la idealo de tutmonda interkompreniĝo. Liaj instruoj kaj ekzemplo daŭre gvidos nin antaŭen. Ripozu pace, kara Renato. Via kontribuo al nia movado restos neforgesebla, kaj via spirito vivos plue en la koroj de ĉiuj, kiuj havis la privilegion koni vin.

Maŭro kaj Renato: amikoj dum la tuta vivo de Margherita D’ONOFRIO (edzino de Maŭro La Torre) La lastatempa forpaso de Renato reprezentas por mi grandan perdon, ne nur por liaj intelektaj kaj homaj kvalitaj, sed ankaŭ ĉar kun li malaperas parto de Maŭro. Renato por Maŭro estis la elektita frato, la amiko de la koro kaj de la racio. Kiel liceano Maŭro vizitadis la preĝejon „Cristo Re” de Romo, kie oni instruis kursojn de Esperanto, kun la konsento de la paroĥestro Jacobitti, kaj kien iam alvenis Renato. Sed vizitadis la kurson precipe homoj ne tiel junegaj kiel ili estis, do ili decidis formi grupon en la vojo De Carolis (kvartalo Balduina), kie ekis intensa agado de varbado ĉe amikoj kaj parencoj, inkluzive de la fratino Clelia La Torre, kiu tiel rakontas: „Pli malpli ĉirkaŭ 1968-69 Maŭro persvadis min partopreni en esperantista internacia kongreso, kiu devis okazi somere en Aix-enProvence. Mi volonte akceptis, ankaŭ pro la scivolemo koni mediojn malsamajn de tiuj, kiujn mi kutime frekventis en Romo. Dum la tuta periodo li alparolis min nur en Esperanto kaj mi devis iom elturniĝi kiel mi povis per la malmultaj vortoj, kiujn mi konis, miksitaj al tiuj de aliaj lingvoj, kiujn mi studis en lerneja kunteksto. Mi estis ĉirkaŭ 18-jaraĝa kaj por mi tio estis grava sperto, dank’ al kiu mi poste daŭre frekventis la esperantistan medion de Romo.” En ‘68 ĉe Montecatini okazis itala kongreso kaj junulara eŭropa kongreso, kiu vidis la partoprenon de junuloj el multaj partoj de Italio: krom Maŭro kaj IPR 2025/25

— página 6 del PDF —

Renato, Nino Vessella, Michela Lipari, Gianfranco Molle, Riccardo Pinori, nur por memori kelkajn el ili. La sesdekaj jaroj estis tiuj de la junulara ribelo kontraŭ la aparatoj de la reganta potenco kaj iliaj ideologioj. Oni esperis povi konstrui pli bonan mondon. Maŭro kaj Renato identigis en la disvastigo de Esperanto, lingvo de paco, la eblecon kontribui al ties konstruado. Ekde la momento, en kiu ili konatiĝis, ili ĉiam parolis en Esperanto, kvankam ili ambaŭ estis italoj. Tiu konviko neniam forlasis ilin, malgraŭ la kritikoj koncerne Esperanton fare de fakuloj kaj nefakuloj, en kelkaj kazoj profundegaj kontraŭecoj sen racia bazo. En 1984 estis publikigita la libro Esperanto, corso di base (Esperanto, baza kurso), verkita de Maŭro, Renato kaj Nino Vessella, kun belega prefaco de Giorgio Cardona, profesoro pri lingvoscienco ĉe la Universitato de Romo. En tiu kurso videblas la influo de la antaŭa historia periodo. Ne hazarde, je la komenco ni trovas tiun citaĵon de Mao Zedong: … kaj se ni prenas Esperanton kiel vehiklon de la internaciisma ideo kaj de la revolucia ideo, tiel Esperanto povas esti lernata kaj devas esti lernata. Maŭro kaj Renato restis en kontakto dum sia tuta vivo. Dum kelkaj periodoj ili telefonis unu al la alia ĉiu-vespere por konfrontiĝi pri la teoriaj kaj praktikaj problemoj, kiujn ili devis sinsekve alfronti. (Ili tiom longe okupis la telefonojn de la respektivaj hejmoj, ke ili kaŭzis grandan ĉagrenon en siaj familioj). Ilia diskutado pludaŭris ankaŭ en hospitalo, en la lasta periodo de la vivo de Maŭro. Renato kaj Maŭro kundividis la elekton paroli kun siaj gefiloj Esperanton ekde la naskiĝo. Tiu temo estis la objekto de granda diskutado, precipe por Renato, en kies familio ili parolis 3 lingvojn (la anglan, Esperanton kaj la italan). Ĝuste la studoj de Renato pri trilingvismo portis lin al scienca posteno ĉe la Universitato „La Sapienza” de Romo. Koncerne nian familion, kvankam mi mem ne parolas Esperanton, mi ĉiam subtenis, ke Maŭro parolu ĝin kun nia filino ekde ŝia naskiĝo. Dank’ al tio, nia filino havis la eblecon amikiĝi kun infanoj kaj adoleskantoj de la tuta mondo, kun kelkaj el kiuj ŝi ankoraŭ estas en kontakto. Jam de tiam mi komprenis la multajn potencialojn, kiujn tiu elekto malfermos por ŝi: ilon por internaciaj interŝanĝoj kaj komunikado en situacio de egaleco; pli grandan facilecon de la lernado de Esperanto kompare kun IPR 2025/26

— página 7 del PDF —

aliaj lingvoj, kiel montras per sia laboro la gajnintoj de la ĉi-jara eldono de la Premio La Torre; maturigon de idealoj kiel pacifismo kaj frateco. L. L. Zamenhof fakte verkis en 1912: „sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton.”. Li bone sciis tion, ĉar li kreskis en Bjalistoko, urbo regata de la konfliktoj inter malsamaj etnaj grupoj, kiuj diferenciĝis pro diversaj politikaj, sociaj, lingvistikaj kaj religiaj pozicioj (la ortodoksaj rusoj, la jid-lingvaj judoj kaj la katolikaj poloj). La poetino Patrizia Cavalli, dum sia parolado ĉe ICI Berlino, deflanke de la kunveno pri la fama itala verkistino Elsa Morante, diras tion ĉi pri la rilato inter la lingvo kaj la konstruado de la mondo: „Kontraŭ tio, kion Elsa deklaras, ke la realo produktas la vortojn kaj ne male, tio fakte ne estas la vero. Ŝi tre bone scias, ke ne estas tiel”. Ankaŭ por ŝi, kiel por ni, la lingvo igas la mondon kaj, kiel faras Esperanto, ĝi povas ankaŭ igi ĝin pli bona.

Kiom Renato Corsetti helpis la Ligon de Alessandra MADELLA, Vic-prezidanto de ILEI En siaj belaj kontribuoj Margherita La Torre kaj Ahmad Mamdhui pentris al ni la idealisman flankon de Renato Corsetti, kiu klare videblis jam de lia juneco kaj gvidis lin dum lia tuta vivo en Esperantujo. En mia memoro, mi ŝatus male paroli pri lia granda praktika senso kaj pri tio kiom multe ĝi helpis la nunan estraron de ILEI. Lia kerna ideo ĉiam estis, ke la estraro de internaciaj organizoj kiel ILEI ne vere gravas, ĉar kiu vere povas fari la laboron surloke, instrui kursojn kaj enigi la lingvon en lernejojn ktp, estas la landaj sekcioj. Pro tio, la unua grandega helpo, kiun li donis al la nuna estraro, estis rekte kontakti homojn por restarigi ne plu funkciantajn sekciojn, malfermi novajn kaj ĝenerale havi klaran ideon pri la membraro. Tion li unue faris kun mia asisto kaj poste kun Marija Jerković, kiu surprenis la rolon de estrarano pri Landa Agado kaj regule korespondis kun la sekcioj, regule petante nomojn kaj raportojn. Renato ankaŭ ĉiam multe kuraĝigis kaj laŭdis Hamzeh Shafiee en lia rolo de membro-administranto. IPR 2025/27

— página 8 del PDF —

La dua granda helpo de Renato estis kompreni la gravecon de reta instruado. Pro tio li konsilis al Ahmad Mamduhi utiligi la Zoom-subskribon de Irana Esperanto-Asocio por la kreado de la projekto „EToSo”, kiu en sia nomo mem („Esperanto-Kursaro Tibor Sekelj”) montras la rilaton kun la samnomaj pioniraj agadoj de Maŭro La Torre en tiu kampo. La projekto koncernis unue la instruadon de Esperanto en lingvoj, por kiuj malfacilas trovi surlokan instruiston, sed ĝi baldaŭ superis tiujn limojn pro la efektive urĝa bezono de retaj kursoj en la periodo de la kronviruso. Ankaŭ en tiu kazo, Renato ĉiam kuraĝige substrekis la grandan rolon, kiun instruistoj ludas en la motivado de lernantoj, por ke ili pli scivolu pri Esperanto kaj volonte alproksimiĝu al Esperanto-organizoj post la kompletigo de la baza kurso. Kiel li rimarkigis en unu el siaj lastaj prelegoj, publikigita en la Aktoj de la Simpozioj de ILEI 2022-2023, Duolingo ŝanĝis la panoramon de reta lingvo-lernado, abrupte allogante al Esperanto multe da lernantoj. Sed malmultaj el ili restas aŭ daŭrigas sian studadon pro manko de tiu interago kun gvida instruista figuro, kiun la projekto „EToSo” male oferas. Substrekendas ĉi-rilate ankaŭ kiel Renato elektis ĝuste la parton „Motivigo” por sia kontribuo al la video-kurso de Esperanto „30 Oraj Horoj” de ILEI kaj Itala Esperanto-Instituto, kiu celas instruistojn de superaj mezlernejoj, kiuj povus poste instrui la lingvon al siaj lernantoj. La tria granda subteno, kiun Renato donis al la estraro de ILEI, estis en la daŭrigo kaj starigo de la internaciaj konkursoj de la Ligo: „Premio La Torre” kaj la konkursoj „Instruisto de la Jaro” kaj „Juna Instruisto de la Jaro.” Li vidis en la Premio ne nur manieron honorigi la elstaran figuron de sia kara amiko Maŭro La Torre, sed ankaŭ rimedon por stimuli seriozajn esplorojn, kiuj povu esti praktike uzeblaj por instruistoj. Li ekzemple multe ŝatis la aliron de Emmanuelle Richard kaj Axel Rousseau, la gajnintoj de la ĉi-jara eldono de „Premio La Torre”, kiuj statistike pruvis, ke la tempo bezonata por sukcese fini la retajn kursojn de Espéranto France estas multe pli mallonga ol tiu bezonata por atingi la saman nivelon en lernejaj kursoj de la angla. Tiu esploro certe rememorigis lin pri la eksperimenta instruado de Esperanto en malriĉaj kvartaloj de Romo, kiun li komencis kun Maŭro La Torre kaj kiu donis similajn rezultojn pri la efektiva facileco lerni Esperanton. Simile, ankaŭ lia vido de premiindaj „Instruistoj de la Jaro” certe enhavis la necesan pripenson kiel praktike uzi la novajn teknologiojn, kiuj malfermis por ni tiom multe da ebloj kaj defioj.

IPR 2025/28

— página 9 del PDF —

La kvara granda helpo estis pri la pli efika uzo de la ret-listoj de ILEI, kio inkluzivas la restarigon de la listo „e-ins”, kaj paralele pri la kreado kaj mastrumado de ret-listo de universitatanoj. Li simile havis la ideon utiligi la Zoom-konton de Irana Esperanto-Asocio por ĉiu-monata „Kunpens(ig)ado pri Esperanto en universitatoj”, kiu ebligu la interŝanĝon de spertoj kaj la ekvidon de novaj ebloj por la instruado de, pri aŭ en Esperanto en universitata medio. Certe la sankta pacienco kaj la vastaj personaj rilatoj de Renato igis lin la ideala homo por gvidi tiujn renkontiĝojn, kiel li regule faris, ĝis li estis tro malsana por povi daŭrigi. Ankaŭ pro la fakto, ke lia filo longe loĝis en Ĉinio, li havis multe da simpatio por la laboro de ĉinaj universitatanoj kaj multe da atento pri la evoluoj en tiu lando. Sed li ĉiam substrekis, ke Ĉinio devus pli serioze kaj radikale apliki sian penson pri la Silka Vojo al Esperantujo, konkrete helpante la disvolvon de Esperanto en la najbaraj landoj, kie ĝi estas ankoraŭ preskaŭ ne-konata. Kaj li ĉiam ĝoje bonvenigis pozitivajn evoluojn de afrikaj kaj aliaj triamondaj landoj, kiuj portis junecon kaj entuziasmon al nia movado. Konklude, ne vere eblas en malmulte da vortoj memori ĉiujn helpojn, kiujn Renato donis al la estraro de ILEI, kaj al la Ligo ĝenerale, dum la pasintaj jaroj. Liaj agadoj estis ĉiam vastaj, profundaj kaj varme personaj. Ni certe ne kapablos rekonstrui ilian kompletan bildon, sed eĉ per ĉi tiu mallonga skizo ni povas eble komenci kompreni la gravecon de lia plurnivela kontribuo. Mi nur ŝatus fini per persona memoro koncerne lian subtenon por mia libro Esperanto: Facile lernebla kaj helpo en la studo de aliaj lingvoj. Ĝi havas kiel unu el siaj kernoj la ideon de metalingvistika kompetento, kiun Renato kaj Maŭro La Torre adoptis dum siaj romaj esploroj pri la efektiva facileco de la lernado de Esperanto. Tamen, tre tipe, ankoraŭ resonas en mia kapo liaj vortoj de admiranto de la klerisma klareco de Voltaire (kaj edzo de Anna Löwenstein de uea.facila), ke oni devus eviti la uzon de malfacilaj vortoj kiel „metalingvistika”, ĉar „translingva” tute sufiĉas. Espereble ni sukcesos sekvi lin ankaŭ sur tiun vojon.

IPR 2025/29

— página 10 del PDF —

Dilemoj de la Esperanta leksikografio en Hungario1 Esperanto-vortaroj en Hungario de Jozefo HORVATH (Hungario) La rolo de vortaroj en la instruado En la instruado de lingvoj lernolibroj havas centran rolon, kompreneble, krom la instruistoj. Tio validas por la komenca periodo de lernado, en la lernolibroj troviĝas ja krom gramatiko ankaŭ vortolistoj. Sed en la pli malfrua periodo de lernado la vortouzo, kaj tiel la vortaroj havas decidan rolon kiel orientiloj. Bonaj aŭ malbonaj vortaroj povas influi por jardekoj la vortouzon, almenaŭ en la malpli altaj niveloj de lingvoscio. Malgraŭ tio la vortar-uzo havas relative neglektatan rolon en la lingvopedagogio, kio ne mirindas, ja la ĉefa celo estas komuniki, uzi la vortojn. Sed ĝuste tio ne eblas sen konvenaj vortaroj. Do vortaroj meritas pli grandan atenton. Vortaroj en la komencoj kaj en naciaj kadroj La bazon de la Esperanta leksikografio metis sendube Zamenhof per sia „Internacia-rusa vortaro”, aŭ kiel nun ni dirus „Esperanta-rusa vortaro”. Ĉi tiu vortolisto aperis en 1887 en la broŝuro „Unua libro” aŭ pli precize „Международный языкъ”. La radiklisto entenis pli ol 900 vortradikojn, afiksojn kaj finaĵojn. Ĝi konsistigis poste la bazon de „Universala Vortaro”, aperinta en 1894, kiu jam entenis 2657 radikojn, kaj eniris la netuŝeblan „Fundamento de Esperanto”, akceptitan en 1905. La libron hungarigis Paŭlo Lengyel en 19092, ĝia moderna versio pretiĝis en 2006 en la traduko de Jozefo Horvath3. 1

Ĉi tiu prelego estis prezentita dum la konferenco de 2024-11-06, dediĉita al la memoro de prof. István Szerdahelyi en la budapeŝta Universitato Eötvös Lóránd. 2 L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Eldono hungara (Az Esperanto Alapkönyve), trad. Paul de Lengyel, Librairie de Hachette et Cie, Paris, Budapest, Kókai Lajos könyvkereskedése, 1909. 3 L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Eldono hungara (Az eszperantó fundamentuma), trad. Jozefo Horvath, Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2006.

IPR 2025/210

— página 11 del PDF —

La unua memstara, ne vortolisteca Esperanta-hungara vortaro aperis en 1909. Ĝin redaktis la gimnazia instruisto Péter Török (1857-1929) en Debrecen kun la ambicia titolo „Esperanto-hungara plena vortaro” 4 . La unuan dudirektan vortaron kompilis la arĥitekto János Tomán (1900-1999) resp. en 19235 kaj 19246. La aperigon de pli grandaj vortaroj en Hungario ebligis la normiga efiko de „Plena Vortaro de Esperanto” de Émile Grosjean Maupin kun ties „Suplementoj”, redaktitaj de Gaston Waringhien kaj „Plena Gramatiko de Esperanto” de Kalocsay-Waringhien. Tiel aperigis la ŝtata eldonejo en 1958 la Esperantan-hungaran vortaron7 de Alfonz Pechán (1902-1994), kiu estis la plej ofte kaj vaste uzata poŝvortaro kune kun sia hungara-Esperanta parto. Poste ĝi ricevis plurajn ampleksigojn fare de Pálma Csiszár, Thierry Salomon, la geedza paro Molnár kaj aliajn sub la zorgado de Veronika Héé. La daŭrigo La unua, signife pli ampleksa, nun jam kompendia vortaro aperis en presita formo, post longa preparado, en 1996 sub la redakto de István Szerdahelyi kaj Ilona Koutny 8 . Ĝin eldonis Hungaria Esperanto-Asocio. Ĝian kompiladon ebligis tiu lingvistike kvalifikita teamo, kiu formiĝis danke al la Esperanto-fako, fondita de prof. István Szerdahelyi en la budapeŝta universitato ELTE. Szerdahelyi estis pedagogo kaj renesanca homo en la senco, ke li kultivis preskaŭ ĉiujn terenojn de interlingvistiko kaj esperantologio, i.a. ankaŭ leksikologion. Estas konataj liaj polemikoj kun Kalocsay kaj la Akademio de Esperanto pri la vortspeca karaktero de la radikoj (laŭ lia opinio la vortspecan karakteron de la radikoj donas la morfemoj, markantaj la gramatikan kategorion aŭ sintaksan funkcion). Signifaj estas liaj studoj pri la etimologio de Esperantaj vortoj. Ĉe la konigo de lingvoprojektoj li funde okupiĝis pri la elekto, selekto kaj enlingvigo de leksiko. Li donis taskojn al siaj instruatoj pri vortanalizoj, disvolvado de signifoj kaj ties koneksoj. 4

Esperanto-magyar teljes szótár, Kókai Lajos, Budapest, 1909. Tomán János: Esperanto-magyar szótár, Lingua Kiadás, Budapest, 1923. 6 Tomán János: Magyar-Esperanto szótár, Lingua Kiadás, Budapest, 1924. 7 Pechán Alfonz: Eszperantó-magyar szótár, Terra, Budapest, 1958. 8 Magyar-eszperantó kéziszótár, Magyarországi Eszperantó Szövetség, Budapest, 1996. 5

IPR 2025/211

— página 12 del PDF —

Ĉe la kompilado de la vortaro Szerdahelyi procedis tiel, ke li disdonis la unuopajn literojn al siaj instruatoj kaj pli kleraj esperantistoj, kio multe akcelis la laboron. La vortaro estis tiutempe fakte pli ol simpla ĝenerala vortaro: li enigis ankaŭ fakulojn en la prilaboron de fakvortoj, ĉiam pli enhejmiĝantaj en la ĉiutaga lingvaĵo, ĉefe lingvistikaj, medicinaj, teknikaj k.s. Ĉar danke al la afiksa kaj vortkunmeta sistemo de Esperanto la vortofarado estas pli simpla, li envortarigis anstataŭ multaj unusence deriveblaj vortoj sciencajn terminojn. La korpuson de la kolektado donis pliparte la hungara-germana kompendia vortaro9 de Előd Halász, kaj tiun de la Esperantaj ekvivalentoj la Esperantagermana vortaro10 de Erich-Dieter Krause, krome la intertempe, do unue en 1970 aperinta „Plena Ilustrita Vortaro”. La kompendia vortaro ne estas preskriba verko, tamen en la praktiko ĝi funkcias ankaŭ nun kiel normiga vortaro, tiel ĝi multe plifaciligis la laboron de la postaj vortaristoj. Plenaj vortaroj La unua efektiva provo verki plenan vortaron estis la serio de vortarbroŝuroj „Enciklopedia vortaro Esperanta-germana” 11 de Eugen Wüster, kiun li bedaŭrinde ne povis fini. Eldono de plenaj vortaroj komenciĝis efektive de la 1950aj jaroj kun la Granda Vortaro Esperanto-Franca 12 de Gaston Waringhien. Ĝin sekvis la italaj, germanaj, hispanaj, nederlandaj, ĉinaj kroataj, ĉeĥaj ktp plenaj vortaroj, kelkaj el ili, ekz. la rusa kaj portugala (ankaŭ) en cifereca formo, rete. La kompiladon de ĉi tiuj vortaroj ebligis „Plena Ilustrita Vortaro” kiel klariga vortaro krom la ĉiam pli vastiĝanta reta korpuso. Por la unua eldono de la Esperanta-hungara plena vortaro „EHV Eszperantómagyar szótár” 13 de Jozefo Horvath oni devis atendi ĝis 2014, por la 9

Halász Előd: Magyar-német kéziszótár, Akadémiai Kiadó, Budapest, 1983. Erich-Dieter Krause: Esperanto-Deutsches Wörterbuch, Verlag Enzyklopädie, 1967. 11 Ĝi aperis en 1923 ĝis 2016. 12 Gaston Waringhien: Grand Dictionnaire Esperanto-Français, Esperantista Centra Librejo, Parizo, 1957. 13 Horváth József: EHV Eszperantó-magyar szótár, Budapest, 1914; EHV: Esperanto-Horvath-Vortaro. 10

IPR 2025/212

— página 13 del PDF —

hungara-Esperanta parto ĝis 202314. Ambaŭ ilin eldonis Hungaria EsperantoAsocio. Diferencoj inter la meza vortaro kaj la plenaj vortaroj La meza vortaro hungara-Esperanta de Koutny-Szerdahelyi estas rezulto de konsciaj planado kaj realigo, produkto de teamo, formita ĉirkaŭ scienca centro kun apliko de la rimedoj kaj formoj de la tradicia leksikografio. La EHV-vortaroj estas rezultoj de preskaŭ duonjarcenton traarkanta kolektado, ligebla pliparte sed ne tute al unu persono, frukto de ne konscia planado. Komence ili ekzistis nur en cifereca formo, tio longe ankaŭ difinis ilian formon depende de la disponeblaj vortarlegaj programoj. La formon, konforman al la tradicia leksikografio, ili gajnis nur poste kun konsidero al la postuloj, strukturo kaj leksikografiaj normoj de la papera formo. Grava diferenco inter la duspecaj vortaroj estas la tempo, pasinta inter iliaj aperoj, kiu alportis grandajn ŝanĝojn en la tekniko. Sekve de la teknikiĝo ĉiam pli da vortoj penetris en la ĉiutagan lingvaĵon. La alia granda tereno el ĉi tiu vidpunkto estas informadiko, kies vortoj estas preskaŭ ĉiam, preskaŭ de ĉiuj, uzataj en la ĉiutaga vivo. Kaj la lasta evoluo, la apero de la artefarita intelekto. Ili apartenas al la plej gravaj terenoj, sed ankaŭ en aliaj rilatoj aperis nova vorttrezoro, por nur mencii politikon, la socian vivon, kie estiĝis tiaj novaj nocioj kiel senpera milito, ĉielarka koalicio, verduloj, genrismo, GLAT, vekismo, nuliga kulturo, politika ĝusteco k.s. Tiuj same postulas sian lokon en modernaj vortaroj. Por ilustri la intertempe okazintajn ŝanĝojn en la lingvo, precipe la ampleksiĝon de la vorttrezoro, mi citas kelkajn datumojn. La meza vortaro entenas 45 mil artikolojn, 65 mil leksikajn unuojn, kio multe superas la konsiston de averaĝaj kompendiaj vortaroj. La hungara-Esperanta parto de la EHV-vortaro entenas pli ol 87 mil artikolojn, ĉ. 176 mil leksikajn unuojn en du volumoj. La meza vortaro restis en sia siatempa stato, sed la EHV-vortaroj ne estas fermitaj. Apud la papera formo ili ekzistas ankaŭ elektronike, kio ebligas la kontinuan ampleksigon kaj korektadon. Ĉe la meza vortaro estis donita la teamo de studentoj kaj iamaj studentoj de la fako, krome pli eta grupo de fakuloj, zorgantaj pri la terminoj. La kolektado kaj semantika analizado okazis, kiel menciite, laŭ jam redaktitaj 14

Horváth József: EHV Magyar-eszperantó szótár, Budapest, 2003

IPR 2025/213

— página 14 del PDF —

korpusoj. La malfacilan laboron de kontrolado kaj definitivigo faris István Szerdahelyi, sed la leonan parton15, post lia morto, plenumis Ilona Koutny. La redaktado do okazis pliparte laŭ la kutima laborprocedo. La diferenco kaj samtempe ankaŭ la malfacileco konsistis en tio, ke la unuopajn literojn prilaboris diversaj personoj, tial la unuecigo de la rezulto signifis ne malgrandan laboron por la definitiviganta ĉefredaktisto. En la kazo de la EHV-vortaroj tamen mankis tia teamo. La Esperantan korpuson donis por la kompilanto liaj legaĵoj, radioelsendoj, ciferecaj materialoj, la vivanta lingvaĵo de renkontiĝoj, kaj, kompreneble, la meza vortaro, PIV kaj ties refreŝigitaj versioj. Tio signifis preskaŭ duonjarcentan laboron. Multe helpis al la redaktanto lia partopreno en la kompilado de la meza vortaro, redaktado de „Reta Vortaro”, „Bildvortaro de Esperanto” kaj reviziado de PIV. Tio okazis resp. okazas en internacia teamo kaj retlistoj. Ĉar la signifoanalizo, redaktado restis ĝisfine en unu mano, la volumeno de unuecigo, kompilado, signifanta grandan laboron ĉe la meza vortaro, estis malmulta. La ĝenerala kaj faka reviziadoj estis certigitaj per tio, ke la diversaj versioj de la vortaroj iĝis atingeblaj sufiĉe frue en diversaj elektronikaj formoj por la publiko, tiel la rimarkoj, korektoj, sugestoj tiam kaj ankaŭ nun relative simple povis, povas eniri la vortaron. La terminoj estis kontrolitaj, kompreneble, de fakuloj. Dilemoj Ĉe vortaroj difinendas antaŭ ĉio la rondo de uzantoj. Dum poŝvortaroj estas destinitaj precipe por la postuloj de lingvolernantoj, la mezgrandaj kaj grandaj vortaroj kontentigas pli ampleksajn postulojn. Ĉi tiu pli larĝa ĉerpo supozigas pli da kunlaborantoj. En normala okazo formiĝas vortarista teamo ĉirkaŭ pli elstara fakulo, kutime ĉirkaŭ universitata katedro, kiu plenumas la laboron de kolektado, selektado, slipumado, cifereca prilaboro, lasante al la (ĉef)redaktanto(j) la pli malfacilan taskon de la semantika analizo, elektado de ekzemploj. Ĉe la redaktado de la kompendia vortaro stariĝis la demando, ĉu sekvi la normalan procedon selekti la disponeblan Esperantlingvan korpuson, poste 15

«Leona parto» estas metaforo veninta el la Ezopa fabelo «La leona parto», kie leono dividas ĉasaĵon kun aliaj bestoj kaj prenas por si la plej grandan parton, do la esprimo «leona parto» ankaŭ en Esperanto estas «la plej granda aŭ ĉefa parto de io». (Red.)

IPR 2025/214

— página 15 del PDF —

surbaze de la realigita Esperanta-hungara vortaro pretigi la inversan flankon. Prof. Szerdahelyi rifuzis tion kun la argumentoj, ke ni devas plenumi la deziron de la esperata ŝtata eldonisto Akadémiai Kiadó, kaj cetere la hungaraEsperanta versio estas pli bezonata. Lia antaŭvido poste praviĝis. Ne malgranda dilemo estas en la Esperanta leksikografio la manko de kleraj vortaristoj. Ĉar la rondo de lingvouzantoj estas pli malvasta, tiu de fakuloj eĉ malpli, la bazajn laborojn plenumas ofte kulturantoj de similaj fakterenoj. Kun la tempo stariĝis la demando pri la portanta medio de la vortaroj. Sekve de la cifereciĝo la vortar-uzado ĉiam pli transiras de la paperbazaj datumportantoj al ciferecaj rimedoj kaj al la reto. Samtempe restis sufiĉe signifa tavolo, kiu restis ekster la uzo de ĉi tiuj modernaj iloj, aŭ apud la modernaj pretendas ankaŭ paperbazajn vortarojn. Vortaroj, pretigitaj per la tradicia prestekniko estas unuflanke tre kostaj, kaj la malgranda eldonnombro faras ilin eĉ pli kostaj, aliflanke ĝuste la koncernata tavolo, pliparte maljunaj homoj, vivantaj el pensio, ne ĉiam povas permesi al si tian elspezon, kvankam ĝuste ili bezonus tiajn vortarojn. Solvon povas doni vortaroj, produktitaj en ciferecaj presejoj, kiuj estas pli malmultekostaj kaj ne estas ligitaj al ekzemplera kvanto. Sed se konsideri la memkostan prezon de la grandaj vortaroj, pretigitaj per tia tekniko (la hungara-Esperanta parto estas ekz. duvoluma), proksiman al 35-40 eŭroj, krome la malvastecon de la eventuala aĉetantaro, estas rekoneble, ke ankaŭ ĉi tiu vojo estas ĉiam malpli facile irebla. Samtempe ĉiam pli vasta tavolo uzas elektronikajn aparatojn. Kalkule kun tio, la elektronika versio de la kompendia vortaro sufiĉe frue naskiĝis, eĉ la programisto József Sárosi pretigis por ĝi en 2006 senkostan, tre facile uzeblan ŝelprogramon, kiu eĉ sub la nuna 64-bita operacia sistemo Vindozo 11 senmanke funkcias. Kiel menciite, la pli fruaj versioj de la EHV-vortaroj ekzistis nur en elektronika formo. Ĉi tie menciindas la nomoj de Bernard Vivier, Gábor Deák Jahn, Gábor Bata, Eric d’Hondt, József Sárosi, kiuj redaktis vortarlegajn programojn, konformajn al la tiutempaj vortostokoj. Pli grandan problemon prezentis tamen la rutinoj, transformantaj la materialon, donitan en redaktilo, en lingvaĵon, kompreneblan por la legoprogramoj. Nepre menciindas la bonega saĝtelefona aplikaĵo de Gábor Deák Jahn aparte por Android kaj Apple, kiuj enhavas ambaŭ flankojn de la EHV-vortaro en facile manipulebla, plaĉa formo por tre malalta prezo. Ĝia versio por IPR 2025/215

— página 16 del PDF —

tablokomputiloj same pretiĝis por Vindozo kaj Mac. Restas ankoraŭ kiel solvo la pdf-formo, kaj ankaŭ pretiĝis tia varianto, sed ĝi estas malpli taŭga solvo pro la pli granda kapacita postulo kaj sekurecaj truoj. En la Esperantlingva vortarskribado signifas apartan malfacilaĵon la malvasta korpuso, kompare kun la naciaj lingvoj, la malvasta rondo de parolantoj, lingvouzantoj kaj la multaj gepatraj lingvoj, pli-malpli influantaj la parolantojn. Por forigo de ĉi tiuj malfacilaĵoj sendube multe helpis la apero de la Interreto, kiu ebligas multe pli grandan ĉerpon ol tradicie, krome kelkaj, kvankam ne normigaj sed almenaŭ aŭtoritataj korpusoj, kiel ekz. Tekstaro, Kukolo, Vikipedio, la diversaj retlistoj, sociaj portaloj, okupiĝantaj pri demandoj de lingvouzo, podkastoj, kaj koncerne la terminologion, diversaj fakulaj teamoj, kiel ekz. tiu de fervojistoj, konstruistoj, juristoj, negocistoj k.s. Ties rezultoj ankaŭ aperis, aperas en la EHV-vortaroj. La alia flanko de la malvasta korpuso estas la demando de normeco. Por fortigi ĝin, kontribuas krom la menciitaj faktoroj la decidoj de la Akademio de Esperanto, la „Oficialaj Aldonoj”, la laborteamoj por „Reta Vortaro”, reviziado kaj kompletigo de PIV, gramatikoj de Kalocsay-Waringhien, Bertilo Wennergren, kaj kompreneble verkoj de elstaraj aŭtoroj. Tamen eĉ por naturaj lingvoj ne signifas striktasence normajn preskribojn la decidoj de la lingvaj akademioj, sed en la kazo de Esperanto ĉi tiu relativa normeco havas eĉ malpli da orientada efiko. Sekve de la apero de pli novaj sciencaj kampoj kaj populariĝo de terminoj montriĝas ĉiam pli forta postulo registri tiajn vortojn. La elektronika vortara formo bone kontentigas ĉi tiun deziron, kaj ŝajnas, tio estas la plej irebla vojo por daŭre ampleksigi la vortarojn, almenaŭ koncerne Esperanton. Kiel ne planita produkto de la leksikografia laboro pri la EHV-vortaroj aperis hungara-Esperanta frazeologia kolekto 16 surbaze de „Proverbaro” de Zamenhof, „Domfabriko” de Csiszár-Kalocsay, similaj kolektoj kaj propra kolekto. Iván Bujdosó proponis redaktadon de dulingva kolokacia 17 vortaro sur la bazo de la donitaj, jam sufiĉe vastaj vortaraj stokoj. Sed ĉi lasta estas ankoraŭ pasero en la aero.

16

Horváth József: Magyar-eszperantó szólások és közmondások, Budapest, 2024. En korpusa lingvistiko, kolokacio aŭ kunokazemo estas serio de vortoj, terminoj aŭ esprimoj kiuj kunokazas pli ofte ol atendeble hazarde. (Red.)

17

IPR 2025/216

— página 17 del PDF —

Distanca Esperanto-kurso por UEC, Universitato Espero en DRK, Afriko de Françoise NOIREAU (Francio), desirdapprendre@gmail.com Okazis, ke en U.E.C., Universitato Espoir en Kongolando (DRK), aperis peto de la Rektoro, Elisée BYELONGO, por instruado de Esperanto. Laŭ la peto de Renato CORSETTI al mi, Françoise NOIREAU, instruado por komencantoj komenciĝis per Zomo (Zoom). La duan jaron, mi utiligis Vacapon (WhatsApp), kiu estas la plej populara programeto tie. Kaj la aliĝantoj venis pli kaj pli de aliaj afrikaj landoj. Tiel kreiĝis la fakultato pri lingvoj, Esperanto kaj interlingvistiko kun Renato CORSETTI kiel direktoro kaj Ahmad MAMDUHI kiel ĉefa helpanto de ILEI. La tuto estas komuna projekto de UEC, UEA (vikia retejo de UEA, kie la organizado, konservado de prezentdosieroj kaj informado okazas) kaj ILEI (kursoj de EToSO-projekto; eldonado de kursoj en la jutuba retejo de ILEI). Universitata kadro ● Daŭro: Lernojaro de septembro ĝis junio. ● Registro: Mi kompletigas liston de ĉiuj registritaj gestudentoj kun detaloj. ● Instruistoj: Mi kaj sep aliaj volontulaj instruistoj. ● Klasgrupoj: ○ Por la unua duono de la programo, ĉiu serio de 10 lecionoj kun fina skriba testo konsistigas apartan klasgrupon kun aparta instruisto. ○ Ekde leciono 51a ĝis 100a, mi estas la instruisto. ○ Ekzistas klasgrupoj por instruado per la angla kaj svahila, kaj ankaŭ por homoj kun apartaj bezonoj aŭ handikapo. ● Parolaj Ekzamenoj: Fine de februaro kaj junio, per videokunsido antaŭ internacia ĵurio. ● Kosto: Senpagaj kurso kaj diplomo, sed sen mencio de la universitato UEC (tio estas pagenda al la rektoro). IPR 2025/217

— página 18 del PDF —

Necesas ne nur havi kurson kaj instrui ĝin. Necesas krei strukturon por enkadrigi la instruadon. Tiu strukturo estu montrebla kaj videbla, des pli ke la instruisto kaj la studento estas nevideblaj. Kurso de 100 lecionoj kaj 10 testoj La kurso celas instrui Esperanton al afrikanoj, precipe en Kongolando, kaj funkcias jam tri jarojn. La instruado okazas en la franca, laŭ la postulo de la UEC-rektoro. La metodo estas rigora kaj preciza: la instruisto sendas la lecionojn unu post la alia, ĉiun kun solvenda tasko. La studento respondas en sia tempo kaj mem korektas siajn erarojn. Post ĉiu 10-a leciono, estas testo kun 10 demandoj, kaj la studento ripetas necesajn lecionojn antaŭ ol refari la teston por plibonigi sian rezulton. Defio de distanca instruado Utiligi Vacapon anstataŭ Zomon por la kurso ebligas individuan rilaton kaj kontrolon de ĉiu lernanto. Tamen, estas malfacile postuli regulan respondadon pro diversaj obstakloj, inkluzive de limigita aliro al komputiloj kaj retkonektoj, alta kosto de Interreto, malforta kaj neregula signalforto kaj ofte interrompita elektroprovizo. Aldone, studentoj frontas neplanitajn laborhorojn, vivnecesajn enspezproblemojn kaj oftajn krizojn. Por instigi la studentojn, oni povas memorigi pri la Zom-parolekzameno, kiu okazos en februaro kaj julio, kun eblo akiri diplomon. Post 30 lecionoj nur deko el la registritaj studentoj plu lernas. Fine, nur unu el kvin studentoj daŭrigas sian lernadon. Citaĵo de GADOUFIA, help-instruisto pri la unua klas-grupo: „Lerni vacape postulas grandan motiviĝon de la lernanto, kaj instrui vacape postulas grandegan paciencon de la instruisto; konsekvence, ambaŭ koncernataj aktoroj devas engaĝiĝi por la sukceso.” Kial Vacapo? En Afriko, Vacapo estas vaste uzata, sed retadresoj estas malpli oftaj. Vacapo ebligas sendi voĉajn kaj tekstajn tujmesaĝojn kaj ankaŭ klarigajn bildojn, kiuj povas esti pli belaj ol tabulo-skribaĵoj. Avantaĝoj: Vacapo estas malrigida; ĝi ebligas daŭran komunikadon inter instruistoj kaj studentoj eĉ kun elektraj paneoj aŭ aliaj obstakloj, sen tempopremo. Malavantaĝoj: Alta kosto de modernaj telefonoj kaj nesufiĉa memor-spaco por konservi lecionojn. IPR 2025/218

— página 19 del PDF —

Kongruo: Vacapo ebligas socikomunikan instruadon kaj subtenas izolitajn komencantojn per grupoj kaj kanaloj. „Komunumo” en Vacapo Mi kreis komunumon por la kurso ĉe UEC, kiu enhavas 19 grupojn: estas 10 klasgrupoj por la serioj de lecionoj, grupo por prepari parol-ekzamenon k.s.. Ĉiu instruisto respondecas pri unu serio de 10 lecionoj kaj raportas pri la studentoj. Aldone, ekzistas tri grandaj sociaj grupoj en Vacapo, por afrikanoj ne registritaj en UEC. En tiuj grupoj, oni interŝanĝas informojn kaj mi disdonas gramatikajn bildojn, ekzercojn kaj movadajn informojn. Ĉiu grupo havas tri nivelojn kaj la unua estas plejparte en la franca. Eblas ankaŭ serĉi en la arĥivoj de la grupo. Aliaj rimedoj inkluzivas Telegramgrupojn por fonetika trejnado kaj por printindaj kursoj. Instruista teamo Mi laboras kun pluraj help-instruistoj: Espoir, François, Gadoufia, Hassan, Jacques, Love, Serge kaj Victor. Pro la preskaŭ 400 homoj en tri grandaj grupoj kaj 175 registritoj en la individua distanca kurso, tio estis necesa. Ni havas apartan Vacap-grupon por instruistoj, kie mi provizas konsilojn. La kurso per Vacapo laŭ mia metodo La instruistoj sendas lecionojn sinsekve kaj studentoj devas respondi al tri lecionoj semajne. La unuan tagon, la instruisto kontrolas, kaj la duan tagon, la studento proponas pli bonan respondon. La kurso estas adaptaĵo de tiu de Esperanto Argentina, kun korektoj kaj modernigoj, inkluzive de pli verŝajnaj dialogoj kaj uzo de pli oftaj vortoj, verboj kaj demando-frazoj. Instruistoj ne donas respondojn, sed nur indikojn, tiel ke studentoj povu sin mem korekti. Mi provizas aldonan instruan materialon laŭ niveloj, inkluzive de bildlecionetoj kaj kompletaj kursetoj por memlernantoj. Gramatiko estas IPR 2025/219

— página 20 del PDF —

instruata individue, dum sociaj komunikadoj okazas en grandaj grupoj, kie mi diskonigas movadajn novaĵojn (la grupoj „Afriko 1, Afriko 2 kaj Afriko 3). Skribaj testoj por komencantoj La testoj en la kurso okazas per Vacapo kaj konsistas el 10 demandoj, plej ofte korektindaj frazoj por malhelpi fraŭdojn. Ĉiu demando rilatas al la samnumera leciono, do se studento eraras en demando 32, necesas retrapasi la lecionon 32. La testoj ne nur okazas post ĉiu serio de 10 lecionoj, sed ankaŭ taksas komencintojn, kiuj interesiĝas pri la kurso. Estas multe da komencantoj, sed malmultaj daŭrigas ĝis la fino kaj ankoraŭ malpli prezentas sin al la parola ekzameno. Tabelo por raporti la progresojn La instruistoj raportas al mi pri la finsolvitaj lecionoj kaj testoj, kiujn mi registru en ekstera tabelo. La tabelo, kun ĉiuj nomoj kaj semajnoj, montras la progresojn de studentoj, helpante identigi tiujn, kiuj ne respondis dum kelkaj semajnoj. Ĉiu instruisto havas propran koloron, tiel ke la studentoj en lia grupo havas la saman koloron, kio helpas identigi malrapidajn grupojn. Parol-ekzamenoj Mi organizas du parol-ekzamenojn ĉiujare, en februaro kaj julio, per Zomo. Preparado de studentoj por ĉi tiu ilo estas necesa. La ĵurio konsistas el la direktoro de la fakultato kaj la prezidanto de ILEI. Por studentoj, kiuj ne povas uzi Zomon, mi uzas mian telefonon por montri la kandidaton al la kamerao de Zomo sur mia komputilo. Por prezenti sin antaŭ la ĵurio necesas esti registrita studento en UEC kaj esti trapasinta skribajn testojn. Diplomoj La diplomoj estas atestiloj de ILEI. Estas tri eblaj mencioj en la du niveloj, elementa kaj meza. Eblas akiri emblemon de UEC sur la atestilo, sed tio estas aparte pagenda al la rektoro Elisée Byelongo. Konsiloj por instrui per Vacapo Utiligo de Vacapo: 1. Serĉado: Vi povas serĉi en mesaĝa kesto por trovi, en kiu leciono aperis specifa nocio. IPR 2025/220

— página 21 del PDF —

2. Redaktado: Vi povas tajpi per dikaj literoj aŭ kursive, forstreki partojn de frazoj kaj kapti ekrankopiojn kun atentigaj detaloj. 3. Voĉaj klarigoj: Vi povas antaŭ-registri voĉajn klarigojn kaj sendi ilin al via propra adreso en Vacapo, por kolekti mesaĝojn, kiuj poste povos esti sendataj al studentoj. 4. Koloraj reagoj: Vi povas uzi kolorajn reagojn por mesaĝoj, ekzemple, diversajn simbolojn kaj mienetojn. Konsiloj pri instruado: 1. Se studento ne solvas problemon, kreu novan frazon similan al la nesolvita unua, kaj petu vian studenton solvi la duan frazon antaŭ ol ricevi la sekvan lecionon. 2. En instruado de Fundamenta Esperanto, sekvu la konsilojn de la Akademio de Esperanto. Malakceptu erarojn en finaĵoj, tipografio, ortografio kaj supersignoj (x). Konsilu klavarojn kun supersignoj. 3. Voĉa diktado: Uzu la programeton Kõnele por pli rapide tajpi per voĉo. Elektu ĝin kiel klavaron en la tekstokampo kaj vi povos diktadi mesaĝojn en Esperanto. Du superaj kursoj La fakultato proponas du pliajn superajn kursojn: 1. Nivelo B2: Kurso pri historio de Afriko, instruita de D-ro Renato Corsetti. 2. Nivelo C1: Supera kurso pri enkonduko al interlingvistiko, instruata de Sro Ahmad Mamduhi. Por pli da informoj, bv. kontakti: <UEC-Fakultato-pri-lingvoj@groups.io> kaj <UEC-lingvo-fakultato@gmx.com>

Mirejo: kadre de UK 2024 (Tago de la Lernado) kaj ILEI-Kongreso en Brazilo (rete)

INSTRUADO EN AFRIKO – DEFIO KAJ EVOLUO En la kolonia tempo Francio, Britio kaj la aliaj koloniantoj decidis pri la enhavo de la instruprogramoj kaj pri la uzenda lingvo, kaze ke instruado al afrikanoj ekzistis … En Eŭropo aperis psikologoj kiel Jean Piaget, kiu observis, kiel infano konstruas siajn kapablojn por ekkoni la mondon. Tiuj malkovroj enorme influis la instrumanieron en Eŭropo. Sed la koloniistoj ne IPR 2025/221

— página 22 del PDF —

volis, ke Afrikanoj fariĝu inteligentaj. Do Piaget ne atingis Afrikon. Tia bremso estas plia krimo de koloniistoj. En la afrikaj lernejoj, se estis lernejoj, oni uzis la samajn lernolibrojn, kiel en Eŭropo. En la francaj kolonioj ĉiuj infanoj devis reciti: Nos ancêtres les Gaulois – niaj prauloj la Gaŭloj. Stultaĵo! Pro mia alta aĝo mi konas plurajn afrikanojn, kiuj studis en tiu epoko, tio estas antaŭ la sendependiĝoj, antaŭ 1960 proksimume; ili rakontis al mi detale. En Ruando, regata de Belgio, ili devis lerni la nederlandan. Ili devis koni la nomojn de ĉiu rivero kaj kanalo en Belgio. Se ili rigardis mapon de Afriko, ili estis punitaj. En Burundo mia amikino Colette Samoya, kiu deĵoris en Ĝenevo ĉe UN nome de Burundo, do diplomatino kaj aŭtorino, rakontis pri la lecionoj pri matematiko: la tasko estis: trajno ekveturas de Bruselo je 8h47, ĝi veturas kun rapideco de 50 km/hore por atingi la urbon Namur; se oni scias la alvenhoron de la trajno en Namur, kio estas la distanco inter tiuj du urboj? Tamen en Burundo neniu infano vidis trajnon, stacidomon, lokomotivon… Cheikh Modibo Diara estas fama sciencisto el Malio. Li verkis pri sia eksterordinara vivo; lia libro nomiĝas: Navigateur interplanétaire (Interplaneda navigisto). Post longaj studoj li fariĝis kunlaboranto de NASA en Usono kaj kalkulis la itinerojn de la spacoŝipoj kaj diversaj satelitoj ĉirkaŭ la Tero kaj inter la planedoj. En tiu atentokapta kaj informriĉa libro li rakontas, ke la sendependiĝo de lia lando Malio en 1960 nenion modifis en la instruprogramoj kaj elekto de lernolibroj. Kreado de nova materialo bezonis jarojn. Pri afrikaj lernejoj mi aŭdis jenon: lernantoj ricevas kajeron, per krajono ili kopias tion, kion la instruisto skribas sur la nigra tabulo. Tion ili devas lerni. Fine de la jaro ili devas ĉion viŝi kaj uzos la saman kajeron por la sekva jaro. Kiam mi rakontis tion, iu afrika amiko grumblis kaj kritikis min: vi disvastigas falsajn faktojn, ni havas po unu kajeron por ĉiu jaro! Tiu reago ebligas al mi substreki la abundajn diferencojn inter la afrikaj landoj. Mi aŭdis pri klaso en Ĉado kun 200 lernantoj, laŭ mia scio tio estas la maskimumo. Ofte mi vidis klasojn kun 30, 40 lernantoj. En Lomeo en Instituto Zamenhof mi vidis klason kun komputiloj. Do varias la situacioj multe, varias la disponeblaj materialoj. En Kotonuo, Benino, mi vidis lernejon por surdaj infanoj. 80 infanoj frekventis ĝin, 50 dormis tie. Estis du klasoĉambroj, do la infanoj dormis sur la planko sur matoj, infanoj vicigitaj kiel fiŝetoj en ladskatolo. Oni diris al mi, ke diversaj NRO-oj financas la konstruadon de lernejoj. Bona intenco! IPR 2025/222

— página 23 del PDF —

Se oni faras du, tri klasoĉambrojn, la knabinoj ne venos al la lernejo. Se oni volas, ke knabinoj venu, oni konstruu necesejojn. Ili estas necesaj! Ni ricevas abundajn fotojn de Eo-kursoj, kiuj okazas sub arbo, ekstere. Mi tute bone povus instrui tiel. Oni devas adapti sian laboron al la lokaj cirkonstancoj, kiuj enorme malsamas unu de la alia. En Burundo la klasoĉambroj en Rumonge ne havis elektron (en 2011), do ni devis fini la kurson je la sesa vespere, kiam noktiĝas. Nun ni iru al pli kerna parto de la instruado; la unua demando estas: per kiu lingvo la instruistoj instruu? En la kolonia tempo evidente la kolonia lingvo regis. Kaj nun? Mi aŭdis en Benino, ke ekzistas kelkaj ambiciaj gepatroj, kiuj parolas la francan al sia bebo, por doni al li/ŝi pli da ŝancoj en lia/ŝia profesia vivo. Tre malofta fenomeno. La ĉiutaga lingvo estas afrika lingvo. La demando: „Ĉu vi bone dormis?” venas en afrika lingvo, ne en kolonia lingvo. Mi konstatis tion en mia hotelo Joca en Kotonuo: mi havis ĉambron kaj balkonon, kaj kurteno apartigis min de la koridoro, kie la aliaj uzantoj de la hotelo paŝis por atingi sian ĉambron. En 2020-2021 mi restadis tie dum kvar monatoj. Neniam mi aŭdis de mi konatan lingvon. Neniam. Mi povus kompreni la francan, la anglan, la hispanan, iom la portugalan, sed la fonuan ne, mina, ewe, haŭsa ne. La kolonia lingvo venas en la administrado, instruado, en la kontakto de civitano kun ŝtato, sed ne en la ĉiutagaj situacioj. La konversacioj surstrataj neniam ĝenis min dum mia laboro, mi aŭdis ilin sed ne komprenis ilin. Laŭ skemo oni povas diri, ke ĉiu infano parolas la lingvon de la vilaĝo de sia patro, la lingvon de la vilaĝo de sia patrino, kaj la lokan afrikan lingvon, kaze ke la familio migris al alia loko. En la aĝo de ses jaroj li aŭ ŝi eniras la lernejon kaj subite aŭdas la francan, devas lerni legi kaj skribi per la franca (aŭ la angla en Liberio, Ganao, Niĝerio kaj en orientafrikaj landoj). Fremda lingvo en la komenco de la lerneja vivo. Imagu la ŝokon! Tiel estas nun en plej multe da afrikaj lernejoj. Ni povas konstati, ke ĉiu afrikano estas poligloto. En la menso de afrikanoj la lokaj lingvoj ne havas la saman prestiĝon kiel la eŭropdevenaj lingvoj, kaj tio estas trista fenomeno. Tiuj lingvoj havas sian valoron, ebligas la kontaktojn kun la parencoj, alportas sciojn pri la kulturaj heredaĵoj, pri la efiko de plantoj por higieno kaj kuracado. La tendenco estas ilia malapero, sed ni devas lukti kontraŭ tiu malapero kaj doni al tiuj lingvoj dignecon. Mi sidis ĉe la maro kun amiko, en Kotonuo, Benino. Li diris al mi: ĉu vi povus klarigi al mi pri la suno kaj la rondirado de la tero ĉirkaŭ la suno, pri sezonoj kaj tagoj? Mi lernis tion en la lernejo, sukcesis en la testo, poste ĉion IPR 2025/223

— página 24 del PDF —

forgesis. Plie ne ekzistas vortoj por tio en mia denaska lingvo. Mi prenis bastonon kaj desegnis la elipson en la sablo kaj parolis. Mi konas en Svislando la longajn tagojn de somero kaj la mallongajn tagojn de vintro. Plie mia denaska lingvo estas la franca, en kiu mi estis instruita. Mia amiko konas la ĉiam samajn 12-horajn tagojn ĉe la ekvatoro. (Kotonuo kuŝas je 7 gradoj de norda latitudo). Mi observis en aliaj momentoj, ke la en lernejo glutita studmaterialo ne estas digestita pro la distanco inter la instrulingvo kaj la ĉiutaga lingvo. Plie la instruitaj faktoj ne kongruas kun la lokaj cirkonstancoj kaj la lokaj bezonoj. En diversaj landoj venas instruado per la loka lingvo, minimume dum 3 jaroj de la elementa lernejo. Tio estas mirinde pozitiva afero. Pozitiva pro du aspektoj. Unue, en diversaj landoj de Afriko, laŭ miaj esploroj, oni skribas la afrikajn lingvojn pere de la Internacia Fonetika Alfabeto. Do ĉiu sono kongruas kun unu signo, unu litero, ĉiam. Tio faciligas la lernadon de legado kaj skribado enorme. La alia aspekto estas, ke la infano lernas legi kaj skribi per la lingvo, kiun li/ŝi aŭdas hejme daŭre. Tiu tre efika metodo ne estas praktikata en ĉiuj ŝtatoj de Afriko, ankoraŭ ne. Ni parolu pri ELAN: en EO Elano. ELAN estas akronimo, kiu signifas Eveil aux Langues Africaines Nationales (Vekiĝo al naciaj afrikaj lingvoj). Tiu programo koncernas 9 landojn en okcidenta Afriko kaj spronas la uzon de lokaj lingvoj por la unuaj tri jaroj de la elementa lernejo. Sekvas salto al la franca. Tie la Francophonie, (francparolantaro), interŝtata organizo, ludas rolon kaj subtenas la salton per adekvataj instrumaterialoj. La estro de tiu programo en Togolando estas esperantisto, Profesoro Yao Afantchao. Li abunde informis min. Ankaŭ Apélété Agbolo, esperantisto, nun membras en la Akademio de la lingvo EWE kaj sekvas la disvastigon de la programo. Mi ricevis ĉiujn dokumentojn de tiu programo. Mi ŝokiĝis observante, ke la dokumentoj enkondukas la francan sed ne konsideras la jam akiritajn kapablojn de tiuj tre valoraj tri jaroj en la loka lingvo. Oni devus doni al ili prestiĝon, ne nuligi ilian ekziston. Mi estis en diversaj klasoj, mi aŭdis pri diversaj lernejsituacioj. Plej ofte la lernantoj – en granda nombro – aŭskultas la instruiston, respondas al demandoj, kopias tekston de la tabulo. Kompare kun mia instruado en Svislando (mia laboro finiĝis en 2008), la plej granda diferenco estas, ke en miaj kursoj ĉiam okazis diskutoj. La lernantoj starigis demandojn, mi respondis, ofte mi reagis per alia demando, la lernantoj devis argumenti. Ili IPR 2025/224

— página 25 del PDF —

konstante estis en komunikado inter si kaj kun mi. Iu el ili diris: En via kurso ni ne povas dormi! Kadre de nia Movado mi devis prepari kaj korekti multajn ekzamenojn pri lingvokapablo en Esperanto kaj mi konstatis, ke ofte en Afriko lamas la kapablo argumenti. Tio estas esprimi komparojn, sintezojn, analizojn, resumojn, reliefigi kaŭzojn kaj konsekvencojn. Tio devenas de la magra instruado ricevita en la publikaj lernejoj en grandaj klasoj. Mi tre esperas, ke tio pliboniĝas kaj pliboniĝos. En miaj klasoj estis 20 lernantoj, eble 22 aŭ 23. En ĉiu semajno mi havis duonan klason por instrui fremdan lingvon; do mi povis paroligi proks. 10 lernantojn. Evidente la rezulto estas alia. Kompreneble tia instruado kostas pli al la ŝtato. En Afriko kiel en la cetera mondo la geinstruistoj havis prestiĝon. Ili estis la sciantoj en la vilaĝoj. Nun regas radio, televido, telefonoj, iu povas suĉi la sciojn per si mem. Do la prestiĝo de la instruistoj falas. Lerni kaj obteni diplomon por fierigi siajn gepatrojn, tio regas en Afriko. Mi vidis afiŝojn surstrate: studu ĉe ni kaj fierigu viajn gepatrojn. Plie aŭdiĝas foje postuloj de ambiciaj gepatroj; ili venas kun subtabla donaco por subaĉeti la instruiston, por ke li/ŝi donu bonajn poentojn al la infano. Aŭ patro venas kun tranĉilo kaj minacas. Se oni mencias la magran salajron de multaj instruistoj en diversaj landoj, oni povas dedukti, ke la geinstruistoj estas tre kuraĝaj kaj sindonemaj personoj. Ni memoru pri la frazo de Nelson Mandela: La plej potenca armilo por ŝanĝi la mondon estas Edukado. Edukado devas esti prioritata kampo en la buĝeto de la ŝtatoj. Bonaj salajroj por la geinstruistoj, adekvataj lernejoj, klasoĉambroj kaj materialo, ne nepre luksa, sed sufiĉa, ne tro grandaj klasoj, (ju pli granda la klaso, des pli malofta estas la partopreno, aktiveco de ĉiu infano). Devas okazi bona baza lertigado de la geinstruistoj kaj perfektigaj kursoj dum ilia tuta kariero. Tia prioritato por bona instruado estas tre valora investo. Ne ĉiuj ŝtatestroj kaj parlamentanoj konscias pri tio. La mondo bezonas pliajn Julius Kambarage Nyerere. Resume: 1. Eŭropanoj ne evoluigis la lernejojn dum la kolonia tempo. 2. Samaj programoj kaj lernolibroj regis en Afriko kiel en Eŭropo. 3. Okaze de sendependiĝo oni ne tuj povis produkti adekvatajn lernolibrojn en la adekvata lingvo kaj kun la adekvata enhavo. 4. La instrusituacio, materialo je dispono, varias enorme de lando al lando, de urbo al kamparo. 5. Lernantoj pasivaj, akiro de scioj nur surfaca, ne digestita. Tikla elekto de instrulingvo. IPR 2025/225

— página 26 del PDF —

6. ELAN: uzo de afrika lingvo en la elementa lernejo, tre pozitiva paŝo. 7. Malfacilaĵoj por la geinstruistoj, ili estas herooj. 8. La ŝtatoj devas doni pli da graveco al la kvalito de instruado. Aldono post aŭskultado de la prelego de Mulele Mbassa, ILEI-sekciestro por Tanzanio, okaze de la Tago de la Lernado kadre de la UK 2024 en Aruŝo, Tanzanio: Tanzanio havas du oficialajn lingvojn: la svahilan kaj la anglan. En Tanzanio la instruado en baza lernejo okazas en la svahila. En kelkaj lernejoj kaj ĉefe en privataj lernejoj la instrulingvo estas la angla. Instruado en aliaj afrikaj lingvoj ne oftas.

Tra miaj spertoj … Karaj samprofesiuloj, Mi lernis Esperanton sub la gvido de Claude GACOND en La Chaux-deFonds kaj bone memoras pri spacoŝipo, kiu simbolas frazon. Nun mi ricevis de mia kolegino Nicole MARGOT belan tekston, kiu priskribas tion. Do mi kun plezuro cedas al ŝi mian spacon; same vi kiel ni flugos per tiu amuza spacoŝipo kaj vi povos uzi tiun strategion en via instruado. Mireille GROSJEAN

Claude Gacond kiel pedagogo18 La esperantistoj, ĉefe la svisaj, ŝuldas multon al Claude, unue pri la kreo de CDELI (Centre de Documentation et d’Étude sur la Langue Internationale), sed ankaŭ pri la iamaj radioelsendoj en Esperanto, la kreado kaj dumjara mastrumado de KCE, la prezidado de la svisa junalaro kaj poste de SES, sed ni ne devas forgesi lian pedagogian agadon. Ni jam diris, ke li estis tre ŝatata instruisto en La Sagne kaj en La Chaux-de-Fonds. Sed gravas aldoni, ke li instruis ankaŭ Esperanton en siaj klasoj kaj kontaktigis siajn lernantojn kun esperantistoj el aliaj landoj kaj kontinentoj. 18

Pri tiu temo kaj pri aliaj de Claude bonvolu vidi Claude GACOND – L’espéranto en pratique / Esperanto praktike: www.esperanto-gacond.ch

IPR 2025/226

— página 27 del PDF —

Sed mi ŝatus diri tie kelkajn vortojn pri lia kreo de metodo por instrui la lingvon ankaŭ al plenkreskuloj. Li tre profunde repensis tiun instruadon, respektante la veran strukturon de la lingvo. Tion ni povas konstati en liaj tre klaraj gramatikaj afiŝetoj. Claude volis distanciĝi de la kutimaj gramatikaj terminoj kaj krei proprajn terminojn, kiujn li opiniis pli kongruaj kun la gramatika funkcio de la lingvo. Ekzemple la „frazo”n li nomis „pensunuo”, bildigita per la „pensveturilo”, „pilotata” de la „subjekto”; la „nepilotajn” funkciojn ĉu necese enkondukas prepozicioj, aŭ ili estas markitaj de la efinaĵo, ĉu de la n-finaĵo. Same klare li montris ke la vortelemento, laŭ la vortaro, „emas” al la finaĵo -o, -a/-e, -i, aŭ ne posedas gramatikajn finaĵojn kiel „jes”, „ne”, „ankaŭ”, „ĉu” ktp. Nur konante tiun „emo”n de la vortelemento ni povas konstrui vortojn tiel libere kiel ni facile propagandas. Tre konata ekzemplo de tio estas la „broso” kaj la „kombilo”, kiu unuavide, sen koni la „vortelementajn emojn” povus kredigi, ke Esperanto ne estas tiom regula kiel oni asertas. Ĉar „broso” estas „o-ema” ĝi ne bezonas la sufikson „-il” sed, ĉar „kombi” estas „i-ema”, „kombo” signifas la agon „kombi”. Li ankaŭ prave insistis pri la neceso koni la transitivecon aŭ ne-transitivecon de verboj (la unubrakajn kaj dubrakajn) por la malfacila uzo de „iĝ” kaj IPR 2025/227

— página 28 del PDF —

„ig”. Anstataŭante kelkfoje Monika Molnar por la instrusabatoj de CDELI, mi povis konstati kiom tiuj bazoj mankas al esperantoparolantoj kaj tion oni ankaŭ povas aŭdi en kongresaj malfermoj, kiam ofte diriĝas, ke „la kongreso komencas” anstataŭ „komenciĝas” ĉar „komenci” estas transitiva. Ja, preskaŭ ĉiuj el ni povas simile erari en tiuj bazaj konoj. Ni ja povus pli detale paroli pri la specifaj alportoj de Claude al Esperantopedagogio kaj pli profunde studi la „gakondan” metodon sed gravas unuaetape ne forgesi tiun ĉi aspekton de la agado de Claude Gacond. Nicole MARGOT

Lernejoj kaj demokratio Dum jaroj mi instruis civitanecon al gelernantoj en la aĝo de 14-15 jaroj. La kurso havis 3 instruhorojn semajne (3 x 45 minutoj). La traktendaj temoj estis la historio de la dudeka jarcento, la politikaj strukturoj svisaj, la funkciado de la amaskomunikiloj. La instruisto havis ian liberecon, sendependecon, en la tolerema Svislando. Eble mi rakontos al vi okazintaĵojn de tiu kurso. Jen unu por hodiaŭ: Okazis normalaj trankvilaj lecionoj, kaj okazis eksterordinaraj momentoj kaj renkontiĝoj. Okazis, ke mi klarigis al miaj lernantoj: „Mi ne povus instrui en Francio”. Fakto estas, ke la franca himno entenas kruelajn versojn, kiujn mi ne povus, mi ne pretus instrui al infanoj. Sekvis diskuto, kiel ĉiam. Diskutoj eblis, ĉar mi havis antaŭ mi 20 aŭ 22 gejunulojn, do mi povis doni al ili la parolvicon. Ili devis lerni esprimi sin kaj argumenti. La instruado estas en la manoj de pedagogoj, sed la koncepto de la instruprogramoj kaj la finaj postuloj estas en la manoj de politikistoj, ofte aprobitaj de la parlamento de iu ŝtato, foje verkitaj de la ŝtatestro mem. Kelkaj ŝtatestroj prezentas modifitan historion pri sia lando. La geinstruistoj devas sekvi, sendepende de siaj personaj pozicioj. La streĉoj povas esti IPR 2025/228

— página 29 del PDF —

fortaj, fortegaj. Povas okazi perdo de laborposteno aŭ pli severaj punoj. Aŭ la instruisto silentu pri siaj konvinkoj kaj suferu. Aŭ li aŭ ŝi elektu alian profesion aŭ forlasu la landon. Do ni vidas, ke instruado kaj demokratio ne vivas sub la sama tegmento.

La lernejo „La Granda Ursino” Diversaj pedagogoj kiel Célestin Freinet donis la liberan elekton al la gelernantoj kaj geinstruistoj pri tio kiel akiri la sciojn, kaj la lernejoj de tiu Movado estas mem-mastrumataj. Tie infanoj floras, kreas, pripensas, kontribuas. Motivitaj estas tie la infanoj kaj la plenkreskuloj, la gvidantoj. En la publiko oni ne ĉiam komprenas tian pedagogion. La gepatroj ĉiam kaj ĉie havas gigantajn atendojn pri la lernejo kaj la instruado, kaj havas postulojn al la instruistoj por certigi brilan estontecon por sia infano. De ekstere la gepatroj ne bone povas sekvi la vivon de tiaj institucioj. Pro tio la gvidantoj devas dediĉi tempon kun la gepatroj por klarigi la metodon. Mireille GROSJEAN IPR 2025/229

— página 30 del PDF —

El la landoj kaj sekcioj… Ĉinio Novaĵoj el Zaozhuang De la aŭtuna semestro de 2024 la nun tria-jaraj studentoj de la Esperantofako ĉe la Universitato de Zaozhuang ne plu havas nur kursojn pri la lingvo mem, sed komencis lerni ankaŭ aliajn studobjektojn pere de ĝi. Mia korea kolego Dekmil (Choi Manwon), kiu doktoriĝis pri la Historio de la Ĉina Komunisma Partio el ĉina universitato kaj do flue parolas la ĉinan, daŭre zorgas pri la progresiga lingvo-kurso. Dum niaj junaj ĉinaj kolegoj Nuba (Long Yunxia) kaj Briko (Li Bochuan), kiuj magistriĝis pri Esperantologio en Poznano, pritraktas la parton pri tradukado de la teoriaj kaj praktikaj vidpunktoj, laŭ la vojo malfermita de la bedaŭrinde forpasinta japana profesoro Sasaki Teruhiro per siaj esperantigoj de ĉinaj filozofiaj klasikaĵoj.

Studentoj de Scienco kaj Teknologio kun ventumilo pri Saĝa Steleto IPR 2025/230

— página 31 del PDF —

La pasintan semestron mi instruis Esperantan literaturon, de la komenco ĝis Kálmán Kalocsay, kaj Esperantan ĵurnalismon. Tiu ĉi lasta ebligis diskuti la situacion de Esperantaj komunikiloj en la epoko de konverĝo, kiu pliigas la dividon inter grandaj grupoj (kiel Ĉina Komunikila Grupo, kiu efektive kunigas la fortojn de la Esperanta sekcio de Ĉina Radio Internacia kun la ŝtata televido CCTV) kaj niĉ-ĵurnalismo, malfermante novajn oportunojn por ambaŭ. Por la praktika parto de la kurso ĉiuj studentoj devis analizi Esperantan revuon, kiun ili mem elektis, verki artikolon taŭgan por ĝi kaj mem kontakti la redaktoron por peti publikigadon. Ĝis nun aperigis la artikolojn aŭ promesis publikigon Esperanto aktuell, Esperantolehti, Horizon-Taal, Internacia Pedagogia Revuo, La Konga Stelo, La Normanda Bulteno, La Ondo de Esperanto, Le Monde de l’Esperanto, Starto kaj Tempo. Grava defio de la kurso, kiu certe utilos al la studentoj ankaŭ por iliaj sekvaj studoj kaj agadoj, estis kompreni kiel alloge prezenti siajn pensojn al specifa publiko.

Kurso al la volontuloj de la Studenta Esperanto-Klubo IPR 2025/231

— página 32 del PDF —

Ĉi semestron mi instruas en Esperanto kurson de Interkultura Komunikado, kiun mi jam instruis angle al la samaĝuloj de la angla fako dum pluraj semestroj. Ĝi ne uzas lernolibron, sed mi adaptas ĝin ĉiufoje laŭ la interesoj de la studentoj. La baza ideo de la kurso estas ne nur privilegii la antropologian signifon de kulturo kiel vivmanieron – kiel kutime okazas en tiaj kursoj pro la historiaj kondiĉoj de la formado de la fako en Usono post la Dua Mondmilito – sed ankaŭ substrekti altan kulturon kaj pop-kulturon. Tiu aliro bone funkcias en la ĉina kunteksto, kie studentoj kutime konas pri okcidentaj historio, filozofio, literaturo kaj arto pli ol tiom, kiom iliaj eŭropaj aŭ amerikaj samaĝuloj scias pri la ĉinaj. Ĝi krome ebligas havi malfermajn okulojn al la nuntempaj ŝanĝoj en socio, kie ekzemple pluraj ĉinaj animacioj estas gajnantaj la unuajn lokojn mondskale pro la preferoj de la internacia publiko, aŭ kie kreskas la fervorulinoj de koreaj pop-muzikaj grupoj. Klare povi libere interparoli pri ĉiuj tiuj niveloj ne povas ne fortigi interkulturan komunikadon, helpante trovi komunajn interesojn kaj scivolemojn trans lingvaj baroj. La alia kurso, kiun mi instruas al la studentoj de la Esperanta fako ĉi semestron estas adaptiĝo de „Kernaj Konceptoj de Komunikado”, origine dezajnita de John Durham Peters, prestiĝa profesoro de la Universitato Yale en Usono. Mi estis diplomiĝinta asistanto por li dum pluraj semestroj ĉe la Universitato de Iowa en Usono. Kaj mi gvidis diskutan kurson ĉe la Artkolegio de Kunming pri lia plurlingve tradukita libro Speaking Into the Air: A History of the Idea of Communication (Paroli al la vento: Historio de la ideo de komunikado. 1999), sur kiu „Kernaj Konceptoj” baziĝas. Kvankam ĝi estas pli malfacila ol la aliaj kursoj, estas plezuro vidi la studentojn de la Esperanta fako vere klopodi kompreni la diskutojn pri amo, retoriko kaj skribo en la Fedro de Platono kaj ĝeneraligi iliajn signifojn por pridiskuti la evoluojn de komunikiloj kaj komunikado en nia mondo. Tiusence la kurso daŭrigas la kritikan pripensadon, kiun ni komencis pasintan semestron pri Esperanta ĵurnalismo, kaj pli profundigas ĝin. Espereble similaj aliroj kaj spertoj stimulos la esperantigon de fundamentaj tekstoj de la okcidenta kulturo, kiel la dialogoj de Platono, kiuj estus grava aldono al la instruado pri humanismaj kaj sciencaj fakoj pere de la internacia lingvo.

IPR 2025/232

— página 33 del PDF —

Studento de Scienco kaj Teknologio faris ventumilon pri Saĝa Steleto Intertempe ni daŭrigas la nedevigan instruadon de Esperanto al la studentoj de la angla kaj de sciencaj kaj teknikaj fakoj, kiuj montras ĉi semestron grandan intereson, eble ankaŭ dank’ al la sukcesoj de la ĉina artefarita inteleko Deepseek. Same estas pri la neoficialaj lecionoj al la volontuloj de la Studenta Esperanto-Grupo, kiu havas nun 40 membrojn. Sub la gvido de S-ro Semio (Sun Mingxiao) ni ankaŭ daŭre prezentas la internacian lingvon en lokaj mezlernejoj, inkluzive de unu apartenanta al la najbara urbo Jining, proksima al la plej granda lago en norda Ĉinio, kie instruas jama volontulino de la Esperanto Muzeo ĉe la Universitato de Zaozhaung. Fine, eble menciindas, ke en februaro 2025 mi sukcesis iom paroli pri niaj agadoj dum publikaj eventoj en Italio. Mi fakte prezentis tradiciajn vilaĝajn ceramikaĵojn de la provinco Shandong, kiujn tria-generacia loka artisto donacis dank’ al Esperantaj rilatoj, dum la tria „Teo kaj Amo” ĉe la Muzeo pri Ĉina Arto kaj Etnografio de Parmo. Raporto pri la novaĵo aperis en la ĉina en la ĉefpaĝo de la retejo de la Universitato de Zaozhuang, kaptante la atenton de multaj kolegoj kaj studentoj. Kaj mi prelegis pri mia animacio en Esperanto La aventuroj de Saĝa Steleto kaj de la Mirinda Teamo kiel formo de utopia IPR 2025/233

— página 34 del PDF —

komunum-konstruado dum la internacia konferenco „Difference, Diaspora, and the Nation” (Diferenco, Diasporo kaj la Nacio) ĉe la Universitato de Milano. Mi tie menciis niajn kursojn kaj agadojn kaj ricevis interesajn demandojn de la publiko. Alessandra MADELLA

Germanio SEP-10 – Somera Esperanto-Perfektigo en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, Germanio 1. 11.-18.07.2025 kaj/aŭ 2. 18.-25.07.2025 Intensaj Esperanto-lingvokursoj por Komencantoj (A1-A2) kaj Progresintoj (B1-B2). Ambaŭ semajnoj ankaŭ kiel instrukapabligaj klerigmoduloj por instruemuloj (B2-C1), kun observado, konsilado, provinstruado. Ĉiutage: 6 instruhoroj • Posttagmeze: ekskursoj, naĝado, biciklado, promenado, festoj, tamtamado, ktp. • Vespere: Filmoj, muziko, ludoj, babilado, literaturo, ekskursoj, rostadfesto Kurskotizoj: 1 semajno: 170 €, 14 tagoj 290 € Rabatitaj kotizoj: ekz. por studentoj! GEA-membroj: 20%, EGS-membroj: 35% rabato Tranoktebloj (kostoj po persono kaj nokto). Ni peras por vi! 1) Favorpreza Esperanto-tranoktejo: 30,00 € 2) Hotelo (2-4 stela, kun matenmanĝo): 40-70 € 3) Privata apartamento (se min. 2 personoj): ĉ. 30 € 4) En propra tendo: senkosta Aliĝo, detaloj: Germana Esperanto-Centro, esperanto-zentrum@web.de, Tel. +49 5521-5983 Zsófia KÓRÓDY

IPR 2025/234

— página 35 del PDF —

Hungario GADOS László (1932-2025) Nia komunumo funebras: forpasis instruanto. Kvankam li konatiĝis kun Esperanto junaĝe, nur post la emeritiĝo, en la 90-aj jaroj, li komencis vere okupiĝi pri ĝi. Li instruis Esperanton al siaj genepoj, kaj por fari tion profesinivele, li ne nur perfektiĝis en la lingvo, sed studis ankaŭ metodologion en la kurso de HEA. Li akompanadis la du infanojn al renkontiĝoj, partoprenigis ilin en deklamkonkursoj. Samtempe li instigis ankaŭ sian filinon eklerni la lingvon, helpante ŝin iĝi ELTE-diplomita instruisto ankaŭ pri Esperanto. Tiel li zorgis pri sia trigeneracie E-lingva familio. Li ege entuziasmis pri la lingva logiko de Esperanto, sed samfervore li okupiĝis pri lingvopolitikaj demandoj. Li korespondadis pri tio kun ŝtataj kaj Eŭrop-Uniaj instancoj, prelegis tutlande kaj verkis artikolojn, plurajn librojn pri la temo. Liaj teoriaj kaj praktikaj agadoj estis ekzemplodonaj. Ni ja funebras nun, sed ni sentas ankaŭ dankĝojon, ke nia komunumo havis tian instruanton. Dankon, kara Kolego! Márta KOVÁCS

La 58-a ILEI-kongreso en Beogrado, Serbio (19-a-26-a julio 2025) Ĉu vi volas travivi la ĉarmon de Beogrado kaj gastamon de Serbio? Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj organizas tie sian ĉefeventon por ĉiuj, ne nur por instruistoj, sed ankaŭ por instruontoj, instruantoj, instruemuloj, akompanantoj kaj familianoj je ĉiuj niveloj de lingvoscio. Ni ĉiuj havos la eblon loĝi en la sama hotelo: Hotelo Palace, kiu estos ankaŭ nia kongresejo, kaj la ejo por loĝado kaj manĝoj. IPR 2025/235

— página 36 del PDF —

La programo estos kleriga, intensa kaj kulturplena. Ni diris por ĉiuj lingvoniveloj, ĉar ni havos kursojn por komencantoj/komencintoj, kaj progresigan paroligan kurson, prelegojn kaj simpozion. La temo de la kongreso kaj la simpozio estos „Artefarita intelekto kaj lingvolernado”. Ne mankos la lingva festivalo, la ekskursoj, la artaj vesperoj. Pliaj detaloj, aliĝilo, mendilo: https://2025.kongreso.org/ilei-chefa.html Aliĝu rekte: https://2025.kongreso.org/alighilo.html Ĉion ĉi vi povos sperti ĉe la kongreso! Ĝis nun aliĝis 114 partoprenontoj el pli ol 20 landoj kaj kun multe da afrikanoj, ĉefe burundanoj. Laura BRAZZABENI Estrarano pri kongresoj de ILEI

Alvoko al la ILEI-Simpozio Beogrado, 24-a–25-a julio 2025 La 58-a Kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), okazos en Beogrado (Serbio), de la 19-a ĝis la 26-a julio 2025. Enkadre de tiu hibrida evento, okazos ankaŭ nia jam tradicia ILEI-Simpozio, kies ĉeftemo estos: „Artefarita intelekto kaj lingvolernado”. Per tiu temo ni celas diskuti kaj analizi la eblajn aplikojn de Artefarita intelekto (AI) en instruado kaj lernado de lingvoj – precipe de Esperanto. Ĉar AI estas ne nur aktuala, sed ankaŭ rapide evoluanta kampo, ni invitas vin interŝanĝi spertojn, ideojn kaj opiniojn pri lingvolernado kun ĝia helpo aŭ per ĝi. La simpozia ĉeftemo certe vekos intereson ne nur de esperantistoj, sed ankaŭ de profesiuloj pri instruado de aliaj lingvoj kaj fakoj ligitaj al Artefarita intelekto; kaj ankaŭ de universitataj esploristoj kaj profesoroj, kiuj certe trovos en ĝi ne nur interesan materialon por estontaj esploroj sed ankaŭ ampleksigos la diskutojn pri AI kaj lingvoinstruado. La ILEI-Simpozio okazos en hibrida formo la 24-an kaj 25-an de julio kaj estos malferma por (ne)esperantistaj fakuloj kaj interesatoj, ebligante ilian diskuton pri temoj de komuna intereso observataj el diversaj vidpunktoj. Celante diversaspektan traktadon de la simpozia ĉeftemo, oni komprenas ke ĝi inkluzivas, sed ne limiĝas al la jenaj subtemoj:  Artefarita intelekto kaj lingvolernado  Artefarita intelekto kaj lernado de Esperanto  Specifaj metodikaj defioj en lingvoinstruado IPR 2025/236

— página 37 del PDF —

  

Rolo de retaj teknologioj en edukado Esperanto kiel didakta ilo por instruado de aliaj fakoj Instrumaterialoj.

Se vi deziras prelegi pri tiu ĉi temaro, aŭ mem proponi novan temon, ni tre kore invitas vin sendi vian prelegproponon al ilei.kongresoj@gmail.com, kopie al magisterpita@gmail.com. (Limdato: la 31-a de majo 2025.) Viaj prelegoj devas esti originalaj, ne publikigitaj nek planataj por publikigo aliloke. Viaj prelegresumoj estos publikigitaj en la Kongresa Libro, kaj plenaj prelegtekstoj en Simpoziaj Aktoj. Por via prelego vi disponos pri 20 minutoj, kun 10 minutoj por diskuto. Ĉiuj aliĝintoj de la kongreso aŭtomate rajtas partopreni en la simpozio sen apartaj aliĝilo kaj kotizo. Tiuj, kiuj volas aliĝi nur al la simpozio, kiel preleganto kaj/aŭ aŭskultanto, povas uzi la saman kongresan aliĝilon kaj pagi la nur-simpozian kotizon (ĉi-kaze, kontaktu nin prie). Bonvenon! Organizado fare de: Fernando Pita kaj aliaj ILEI-estraranoj. Aldonaĵo 1.: Ŝablono de prelegpropono Via prelegtitolo, Via plena nomo, Via institucio (ILEI, AIS, Universitato de … , aŭ simile) Resumo: Ĉi tiu ŝablono difinas strukturon kaj enhavon de ILEI-simpoziaj kaj aliaj ILEI-kongresaj prelegproponoj. Por resumi vian prelegon bonvolu uzi 100-200 vortojn. Ŝlosilvortoj: 3-5 ŝlosilvortoj Aŭtoro: Por prezenti vin kiel aŭtoron bonvolu uzi maksimume 150 vortojn. Via preskvalita foto estu aldonita en aparta dosiero.

INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez., dumtempe pluservanta ĝis la venonta elekto) Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Simon Smits, Nvard Manveljan. Lerneja: Julián Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Oberrauch, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny.

IPR 2025/237

— página 38 del PDF —

Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti (), Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Kristin Tytgat, Vicente Manzano-Arrondo, Radojica Petrović, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 15) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983. Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la retpaĝon de UEA. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Aimé-Patrick Manirakiza. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Albert Stalin Garrido. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Ahmad Reza Mamduhi. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): prez. Nedeljka Ložajić, nedeljkalozajic@gmail.com. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj) UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Alessandra Madella, a.madella@tiscali.it, Didier Janot, didier.janot@gmail.com, Emmanuel Desbrières kaj Maximiliano Garcia. kaj aliaj Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 25 € en A-landoj kaj 12,50 € en B-landoj, kun ricevo de 4 paperaj kaj bitaj numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj kaj 6,25 € por la B-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera (kune kun la bita) kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA bita kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Lando-kategorioj: B-landoj: iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.), Afriko, Ameriko (escepte de Usono kaj Kanado), Kiribati, Papuo-

IPR 2025/238

— página 39 del PDF —

Nov-Gvineo, Solomonoj, Vanuatuo en Oceanio. A-landoj: ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, ilei.kasisto@gmail.com. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de via sekciestro aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la sekciestro alvenos al ILEI kune kun tiuj de la aliaj membroj de la sekcio. Vi jam estos en la sekcia listo kaj ne devos mem sendi la aliĝ- aŭ la abonformularon. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Se vi ne mem posedas UEA-konton, por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Se vi ne estas en la sekcia listo, bonvolu mem sendi la aliĝaŭ la abon-formularon (aliĝilo: https://www.ilei.info/Aligxilo.pdf; abon-formularo por Juna Amiko: https://www.ilei.info/Juna\_Amiko.pdf). Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al la ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 30 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub la numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Torhoutsesteenweg 453/0003, BE-8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE: Olena Poshivana, olenaposivana@gmail.com. La adreso de nia arkivo: https://www.ilei.info/revuoj/ipr-arkivo.php. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de januaro 2025, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aprilo 2025.

IPR 2025/239

— página 40 del PDF —

Instruado en Afriko (vd. p. 21)

IPR 2025/3

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031

Jarkolekto 55 – trimonata

2025/3 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Ahmad Reza Mamduhi Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Marija Belošević Shanshan Chen

David Depew Du Xin Mireille Grosjean Aranka Laslo Nedeljka Ložajić Alessandra Madella Ahmad Reza Mamduhi Vicente Manzano-Arrondo Françoise Noireau Carlos E. de Oliveira Miora Raveloharison Samir Ribić Bardhyl Selimi André Staes Russell Scott Valentino Wu Jing Andreas Zervas

— página 2 del PDF —

ENHAVO Enkonduko (Ahmad Reza MAMDUHI) …………………………………………………………… 3 Raporto pri la ILEI-kongreso en Beogrado (Aranka LASLO) ……………………………. 4 Impresoj pri la ILEI-kongreso (RAVELOHARISON, ZERVAS, OLIVEIRA, LOŽAJIĆ) … 8 Simpozio de ILEI 2025 ……………………………………………………………………………….. 9 Rezolucio de la 58-a Kongreso de ILEI ……………………………………………………….. 16 Raporto pri la 110-a UK en Brno (A. MADELLA, M. GROSJEAN) ……………………. 18 Tago de Lernado (Marija BELOŠEVIĆ) …………………………………………………………. 21 La Vojo de Renato (Mireille GROSJEAN, Ahmad MAMDUHI) …………………………… 23 Françoise NOIREAU: AI en instruado (nova rubriko)………………………………………. 26 Gratulo al Mónika Molnár (Ahmad MAMDUHI) ……………………………………………. 28 El la landoj kaj sekcioj (AL, BE, CN, FR, RS, CH)……………………………………….. 29 Gajnintoj de la konkurso Instruistoj de la jaro 2024 ………………………………………. 34 Informoj pri ILEI kaj IPR…………………………………………………………………………… 37

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9, K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. FaridAfshar, Kh.Vahid Dastgerdi, Tehran-1916613514, Irano. Tel. +98 9122115419 (Telegram, WhatsApp). <mamduhi@gmail.com>. Universitata agado, ekstera komunikado kaj varbado, observanto kaj komitatano A ĉe UEA. Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. +7 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Estrarano pri financoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio. ilei.kasisto@gmail.com (financoj). Tel.+374 55 279906 (Viber, WhatsApp), <karinko_arm@mail.ru>. Ekzamenoj. Vic-prezidanto: Alessandra MADELLA, via Prampolini 8, IT-43122 Parma, Italio. Tel. +39 0521 785582, <a.madella@tiscali.it>. Lerneja, universitata, scienca, landa kaj regiona agadoj (Orienta Azio), ekstera komunikado kaj varbado. Estrarano pri kongresoj: Laura BRAZZABENI, via San Filippo 52, IT-58031 Arcidosso (GR), Italio. <laura.brazzabeni@gmail.com>. Tel. +39 3286461063 (WhatsApp). Lerneja agado. Estrarano: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel. +385 981771741. <mjerkovic@net.hr>. Lerneja kaj landa agadoj. Estrarano: Fernando PITA, R. S. Francisco Xavier, 681, bl E, ap 201, Maracanã – cep: 20550011, Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. <magisterpita@gmail.com>. Tel. +55 21 98863-3854 (Telegram, WhatsApp). IPR, universitata kaj scienca agadoj. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Tel. +381 64 8525321 (Viber, WhatsApp, Telegram). Eduk-projektoj, universitata agado, instrukapabligado. Estrarano: Aimé-Patrick MANIRAKIZA, Buhomba 7 Nr 39, Maramvya, Bujumbura, Burundo, Tel. +25779813485 (Whatsapp, Telegramo), <apmanirakiza@gmail.com>. Agado pri Afriko, observanto ĉe TEJO.

IPR 2025/32

— página 3 del PDF —

Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1

AdE – Akademio de Esperanto

Sur la titolpaĝo: Ĉe la monumento „La venkinto” – Vizito de niaj kongresanoj al la parko Kalemegdan (vd. la kongresan raporton de Aranka LASLO sur la paĝoj 4-7.)

Enkonduko Karaj legantoj, Ĉu artefarita intelekto povas vere helpi al ni instrui lingvojn kaj pensi interkulture pri edukado? Tiu demando estis la ĉefa fadeno de nia ĉi-jara ILEI-Kongreso, kies temo estis AI kaj lingvoinstruado, dum nia ILEISimpozio speciale dediĉiĝis al AI kaj kulturo. Ambaŭ aranĝoj montris, kiom aktualaj estas tiuj demandoj en nia AI-eca tempo. Dum la programeroj oni ofte reliefigis la duoblan flankon de AI: ĝi povas esti rimedo por plirapidigi lernadon, malfermi pordojn al altnivela tradukado, tutmonda kunlaboro kaj kultura interkompreniĝo, sed samtempe ĝi povas porti riskojn, se ne saĝe gvidata. La diskutoj klare montris, ke necesas homa respondeco por la direkto, kiun la teknologio alprenos. Speciala momento estis la voĉlegado de nia Kongresa Rezolucio per AI dum la Fermo de la Kongreso. Kiam ni volis tion realigi, mi konstatis – same kiel jam dum mia unua Ekurso por nevidantoj – ke bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas natursona voĉsintezilo por Esperanto! Ironie, dum la eventoj mi plurfoje atentigis, ke por AI ĝuste nia lingvo estas multe pli facile analizebla kaj sintezebla pro sia reguleco. Tamen por etnaj lingvoj, kun senfinaj malregulaĵoj, jam ekzistas altkvalitaj solvoj: ekzemple NotebookLM de Guglo, funkcianta per Gemini, parolas 70 lingvojn tre nature! Jen do bona okazo kaj por niaj kampanjemuloj kaj por niaj fakuloj en la koncernaj kampoj. En ĉi tiu numero vi trovos ne nur la tekston de la Rezolucio, sed ankaŭ raportojn, analizojn kaj inspirojn pri la rolo de AI en lingvoinstruado kaj kulturo. Ahmad Reza MAMDUHI

IPR 2025/33

— página 4 del PDF —

Raporto pri la ILEI-kongreso en Beogrado Kun dankesprimo al ĉiuj kontribuintoj al la kongresa programo Inter la 19-a kaj 26-a de julio okazis la 58-a kongreso de ILEI, en la ĉefurbo de Serbio. Al la hibrida evento aliĝis entute 170 homoj el 26 landoj, la plejparto por ĉeesta partopreno. Bedaŭrinde, pro la neakiro de vizo pli ol 50 burundanoj kaj konganoj ne povis alveturi, kaj pro teknikaj obstakloj tre malmultaj el ili povis rete sekvi la kongreson aŭ prezenti sian planitan prelegon. La kongreson surloke partoprenis ĉ. 80 esperantistoj, se ni ne kalkulas la neesperantistajn kontribuantojn kaj kursanojn.

Solena malfermo de la kongreso Statistike, dum la ĉi-jara kongreso realiĝis la jenaj programeroj (ni klopodas listigi ankaŭ la organizantojn kaj prelegantojn, sed pro la multnombreco de aktivaj kontribuantoj, ne eblas nomi ĉiujn): – Dumkongrese okazis 14 prelegoj, el tio 5 rilatis al la kongresa ĉeftemo „AI kaj lingvolernado” (kronologie listigitaj) – fare de Samir RIBIĆ (Bosnio kaj Hercegovino), Laura BRAZZABENI (Italio), Andreas ZERVAS (Grekio), Jérémie SABIYUMVA (Burundo) kaj Aimé-Patrick IPR 2025/34

— página 5 del PDF —

MANIRAKIZA (Burundo). Same al la ĉeftemo ligiĝis du diskutrondoj: pri kreado de lernomaterialoj per ChatGPT (moderigita de Laura BRAZZABENI) kaj pri AI en instruado (gvidita de Ahmad MAMDUHI); – Simpozion „AI kaj Kulturo” kun 7 prelegoj organizis Alessandra MADELLA (Italio/Ĉinio), kiu gvidis ankaŭ la seminarion „La Fedro de Platono kiel viva fonto de ideoj pri komunikado”; – La du Esperanto-kursoj estis tre popularaj. La kurson por komencantoj, gvidatan de Raia ANDROVSKA (Bulgario), tage averaĝe vizitis 6 komencantoj, entute ĉirkaŭ 10 ĉeestantoj – inkluzive observantojn, asistantojn kaj helpantojn. La Paroligan kurson de Roberto Guido TRESOLDI (Italio) frekventis averaĝe tage 15 kursanoj; – Tri atelieroj: unu lingva – pri Esperanto, de Rob MOERBEEK (Nederlando), unu metodika – de Dejana RAKIĆ kaj Snežana KNEŽEVIĆ (ambaŭ el Serbio), kaj unu danca, gvidata de Hyonsuk LI (Jesa) kun grupo de koreinoj; – Du libroprezentoj – de Ranja ZAFINIFOTSY (Madagaskaro) kaj Ulrich MATTHIAS (Germanio), kaj de Nedeljka LOŽAJIĆ (Serbio); – Ĉeesta ludo – Rianne SANDERS kaj Ronald VAN BUUREN (Nederlando).

Ekskurso al la regiono Resava – ĉe la akvofalo Veliki Buk („Granda Bruo”) IPR 2025/35

— página 6 del PDF —

Ekskursoj kaj la karavano al la UK en Brno: 

Du duontagaj ekskursoj: promenekskurso (urbocentro kaj Kalemegdan, ĉiĉeronis Alan BATUŠIĆ) kaj vizito al la Etnografia Muzeo (interpretis Jovan ZARKOVIĆ);

Tri tuttagaj-ekskursoj (Srem, Resava, Kragujevac-Topola) – danke al Bojan VELIČKOVIĆ kaj al la tradukistoj Nedeljka LOŽAJIĆ kaj Jovan ZARKOVIĆ (LKK-anoj);

– Lingva festivalo: prezento de 18 lingvoj, organizita de Vuk MLADENOVIĆ (Serbio) kaj Blanka LASLO (Serbio/Hungario); – Krom la Interkona vespero, Bankedo kaj la Internacia vespero, okazis ankaŭ 3 memorindaj artaj vesperoj: „Kabaredo pri aĝo kun koncerto” de Saša PILIPOVIĆ (Serbio), koncerto de Nedeljka LOŽAJIĆ, Uroš MARTINOVIĆ (Serbio) kaj Birke DOCKHORN (Germanio) kaj la Nacia vespero dum kiu prezentiĝis junaj lokaj artistoj: kantista kaj folklora grupoj; – Solenaj Malfermo kaj Fermo. Krom la 8-membra LKK (Laura Brazzabeni, Aranka Laslo, Radojica Petrović, Jovan Zarković, Nedeljka Ložajić, Danijela Petrović, Saša Pilipović kaj Bojan Veličković), la kongreson organizis kaj realigis ankaŭ kelkaj partatempaj volontuloj (akceptejo, libroservo, fotado kaj aliaj organizaj taskoj): Tijana Ugarković, Kristina Ilić, Sofija Đenđinović, Blanka Laslo kaj Endre Szászi, kaj ankaŭ Senka Musin, kiel tuttempa helpanto. Granda danko ankaŭ al Ahmad MAMDUHI, prezidanto de ILEI, pro la plentempa kunlaboro kaj gvidado de la hibrida parto, samkiel pro la disponigo de Zoom-o de la Irana Esperanto-Asocio (IrEA). Por la kongreso Zoom-on disponigis ankaŭ la Itala Instituto de Esperanto (IIE), kiu krome ebligis al tri homoj partopreni la ILEI-kongreson pere de la Erasmusprojekto KA1. Gravas mencii kaj laŭdi la fonan kontribuon de du junuloj: Emese KOVÁCS PÉCSKAI (Serbio) – pentroartistino, la dezajnistino de la kongresa emblemo, kaj Lorenzo TRIANI – programisto – neesperantisto, la kreinto de la kongresa retejo en la lastaj jaroj. Fine, sed ne malpli grave, ni emfazas la inkluzivecon de la kongreso (pro la aktiva partopreno kaj kontribuo de kelkaj nevidantoj) kaj ankaŭ malfermitecon de la kongreso al la neesperantista mondo per: IPR 2025/36

— página 7 del PDF —

– simpozio kun neesperantistaj fakaj prelegantoj, – metodika ateliero gvidita de neesperantista fakulino, – neesperantistaj volontuloj, – kongresa star-afiŝo ĉe la ĉefenirejo de la kongresejo (hotelo Palace), – baza kurso de Esperanto, senpaga por neesperantistoj, antaŭe anoncita serblingve tra la sociaj retoj kaj – nacilingvaj radio-intervjuoj kaj retaj raportoj pri la kongreso (serbe kaj hungare).

Fermo de la kongreso – unu el la multaj hibridaj sesioj Ni esperas ke, malgraŭ la malfacilaĵoj, la partoprenantoj – kaj la ĉeestaj kaj la virtualaj – estis tamen kontentaj, kaj se iu maltrafis iun programparton aŭ deziras re-spekti ĝin/ilin, la Jutuba kanalo de ILEI (https://www.youtube.com/\@EsperantoEdukadoILEI) disponigas la registraĵojn de la hibridaj programeroj. Krom tio, diversaj kongresaj gustumadoj troviĝas ankaŭ en la Jutuba kanalo de EsperRadio – La Frateca Radio, kiu okupiĝas pri eventoj tra la mondo. Nome de la LKK, Aranka LASLO IPR 2025/37

— página 8 del PDF —

Impresoj pri la ILEI-kongreso – Beogrado 2025 Miora RAVELOHARISON (Madagaskaro/Svislando): Mi dankas Dion, ke mi povis ĉeesti la 58-an ILEI-Kongreson en Beogrado. Ĝi estis mojosa renkontiĝo por kundividi diversajn spertojn. Bone organizitaj programoj estis proponitaj al la partoprenantoj. Mi povis sciigi niajn Malagasajn agadon kaj instruadon, interŝanĝi ideojn kaj renkonti multajn instruistojn. Ĉi tiuj interŝanĝoj estas esencaj en la edukado. Andreas ZERVAS (Grekio): Estis mia unua aktiva partopreno en ILEI-kongreso, kaj ĝi fariĝis por mi tre valora sperto. La programo donis al mi la okazon prezenti miajn spertojn pri la uzo de ChatGPT en kursoj de Esperanto por grekparolantoj, kaj ankaŭ enkonduki la grekan lingvon dum la Lingvo-Festivalo. Malgraŭ la komencaj emocio kaj streĉo, la varma etoso kaj subteno de la organizantoj kaj ĉeestantoj helpis, ke ĉio fluu glate. Mi aparte aprezis la altan nivelon de la organizado, la flekseblecon fronte al neatenditaj ŝanĝoj, kaj la bone preparitajn ekskursojn al Novi Sad kaj Topola. La bankedo, plena je muziko, amikeco kaj inspiro, restos neforgesebla. Mi forlasis Beogradon kun la espero denove partopreni en similaj aranĝoj estonte. Carlos Eduardo de OLIVEIRA (Argentino): Por mi estis granda ĝojo, por la dua fojo, partopreni en ILEI-kongreso. La unua okazis pasintjare en Brazilo. Ĉiam estas bone koni novajn homojn, fari kontaktojn kun aliaj instruistoj – ĉu de Esperanto, ĉu de aliaj lingvoj – kaj en nia kongreso tio okazis. Inter diversaj programeroj, ni povis gustumi interesan prelegon pri la uzado de IA por krei ekzercojn por Esperanta klaso. Sed en kongreso oni ne nur spektas: oni ankaŭ povas aktive partopreni. Tial mi kontribuis al la programo pere de la prelego ‘Ĉu eblas lerni lingvojn per ludoj?’, kiu traktis la ludigon de lingvolernado. Nedeljka LOŽAJIĆ (Serbio): Ĉi-jare mi la unuan fojon partoprenis en ILEI-Kongreso kaj mi eĉ estis membro de la LKK. Tio estis por mi grava sperto. Mi multon lernis kaj la etoso estis agrabla. Mi, kiel membro de LKK, scias ke ne ĉio iris glate, sed IPR 2025/38

— página 9 del PDF —

ni klopodis tuj reagi kaj solvi aperintajn problemojn. La programo estis abunda kaj mi kredas, ke ĉiu partopreninto povis trovi por si interesan kaj utilan programeron. Mi precipe ĝojas, ke en la Kongreso partoprenis novaj, junaj esperantistoj. Mi tre bedaŭras, ke pluraj aliĝintoj el Afriko ne sukcesis ricevi vizon por ĝui la eventon. Kongresoj de ILEI certe povas kontribui al progreso de nia Movado kaj ni klopodu aktive partopreni en ilia organizado.

Simpozio de ILEI 2025 „Artefarita intelekto kaj kulturo” Enkonduko: La Simpozio de ILEI ideale estas forumo por faciligi la diskuton ankaŭ inter esperantistaj kaj ne-esperantistaj universitatanoj. Ĉi jaron, laŭ la organizado kaj reĝisorado de Alessandra Madella, ni estis bonŝancaj havi la partoprenon de tre altnivelaj fakuloj el Bosnio, Ĉinio, Hispanio, Japanio, Usono, kiuj diskutis kun ni diversajn aspektojn de la rilato inter Artefarita Intelekto kaj kulturo: de arto al filozofio, de inĝenierio al psikologio, de komunikaj studoj al tradukado kaj sociologio. Fine partoprenis kaj salutis en Esperanto ankaŭ John Durham Peters, distingita profesoro pri Komunikilaj Studoj ĉe Universitato Yale. La ludlisto de la prelegoj kaj diskutoj, en la angla kaj Esperanto, spekteblas en la kanalo „Esperanto + Edukado ILEI” ĉe Jutubo: https://www.youtube.com/watch?v=1BPrBUXBoX4\&list=PLufbtAhDHic0 B28alWAeQ9QZacsW-NdPZ . Ĉi tie ni legas tre mallonge pri la prelegenhavoj kaj la prelegantoj mem de la Simpozio: ****************************** La Ambasado Macartney al Ĉinio kaj la historia reprezentado pere de arto generita de AI La Ambasado Macartney al Ĉinio en 1793 markis pivotan momenton el la historio de frua moderna diplomatio, trans-kultura interŝanĝo kaj imperia imago. Kiel la unua brita misio al la kortego Qing, ĝi lasis malantaŭ si riĉan vidan kaj tekstan arĥivon, kiu formis la okcidentajn perceptojn pri Ĉinio kaj malkaŝis la kompleksecojn de interkultura negocado. Hodiaŭ, kun la alveno de artefarita intelekto kaj generipovaj teknologioj, artistoj kaj historiistoj IPR 2025/39

— página 10 del PDF —

havas novajn ilojn por reimagi kaj reinterpreti tiajn historiajn renkontojn. Tiu ĉi projekto esploras kiel arto generita de artefarita intelekto povas esti uzata por vidigi, kritiki aŭ rekonstrui la kulturajn kaj politikajn dimensiojn de la Ambasado Macartney. Kunmetante historiajn registraĵojn kun maŝin-lernaj teknikoj, ĝi esploras la potencialon kaj la limojn de AI en la reprezentado de kuntekstaj rakontoj, vidaj memoroj kaj tutmondaj renkontoj de la dek oka jarcento. Pri la preleganto: Shanshan Chen doktoriĝis pri arthistorio ĉe la Universitato de Hongkongo kaj estas nun vicprofesoro pri arthistorio ĉe la Shandong-a Universitato de Artoj. Ŝi postbakalaŭre studis ĉe la Universitato de Iowa kaj Universitato Princeton. Ŝian esploradon subtenis prestiĝaj premioj, inkluzive de la memoriga stipendio Frank Jewett Mather Jr. de Universitato Princeton kaj esplor-stipendio kune donita de Fondaĵo Getty kaj la Arĥivo pri Azia Arto en Hongkongo. D-ro Chen verkis plurajn gravajn publikaĵojn, inkluzive de angla kaj ĉina monografioj pri la Ambasado Macartney en Ĉinio. Ĉe la Shandong-a Universitato de Artoj, ŝi starigis la Esplorcentron por Ĉin-Okcidenta Art-interŝanĝo kaj Cifereca Krea Kulturo, krom la Pens-fabrikon por la Internacia Komunikado de Ĉina Kultura Heredaĵo, tiel antaŭenigante interfakan kaj trans-kulturan esploradon. ****************************** La sociala imago de AI Ĉar Deepseek abrupte eniris publikan videblecon dum la longa Printempfesta libertempo en Ĉinio, AI iĝis la plej ofta temo en la ĉefaj amaskomunikiloj, sociaj retejoj kaj babiladoj dum familiaj renkontiĝoj kaj festoj de ordinaraj civitanoj. La grado kaj amplekso, per kiuj AI kaptis la publikan imagon estas senprecedencaj. En mia prelego, mi volas resumi kaj priskribi diversajn tipologiojn de sociaj imagoj de AI en la nuntempa Ĉinio, bazante min sur komencaj observadoj de diversaj komunikaj kanaloj. La tipologioj inkluzivas tekno-naciistajn diskursojn, la rolon de AI en la farado de gravaj, kritikaj decidoj, la similecon kaj malsimilecon de AI kompare kun individuaj homoj kaj la diskutojn pri AI kiel la nova laborforto. Sociaj imagoj finfine influas kaj formas la manieron, en kiu novaj teknologioj integriĝas en IPR 2025/310

— página 11 del PDF —

la socian organizadon kaj la socian vivon, tial gravas por ni kompreni la profundajn zorgojn de la civitanoj pri AI kiel la plej grava nov-epoka teknologio. Pri la preleganto: D-ino Wu Jing estas profesoro pri komunikado ĉe la Departemento de Ĵurnalismo kaj Komunikado de la Pekina Universitato. Ŝi doktoriĝis pri Komunikado ĉe la Departemento de Komunikaj Studoj de la Universitato de Iowa. Ŝiaj esplorareoj estas kritikaj komunikilaj kaj kulturaj studoj, sociaj teorioj de komunikado kaj komunikila teknologio, sociaj uzoj de novaj komunikiloj, kreaj industrioj, vida kulturo ktp. Ŝi publikigis eseojn en la ĉina kaj en la angla pri temoj koncernantaj plurajn aspektojn de komunikiloj, kulturo kaj socio. Ŝiaj lastatempaj esplor-interesoj fokusiĝas pri sociaj uzoj, historio kaj sociaj teorioj de novaj komunikilaj teknologioj, precipe vidaj komunikiloj kaj la interreto. ****************************** „AI: Kiel tio funkcias?” Dum la evoluo de komputiloj, la koncepto de artefarita intelekto ĉiam ŝajnis io en tuja, tamen malproksima estonteco. Kiel komputilo plenumas intelektajn taskojn, de simplaj aritmetikaj operacioj ĝis hodiaŭaj GrandLingvaj Modeloj? Kiel okazas, ke ĉiufoje kiam ni komprenas la bazan funkcian principon de nova komputila atingo, ni ĉesas admiri ĝin kaj ĉesas nomi ĝin artefarita intelekto? Per persona sperto, ni transiros de konektado de dratoj, tra logikaj cirkvitoj, konstruado de makroprocesoroj, la principoj de ŝako, simbola matematiko, optika teksto-rekono, neŭtralaj retoj, la programo ChatGPT, al cerbaj simuladoj en la malproksima estonteco. La prelego estas ankaŭ subtitolita en Esperanto. Pri la preleganto: Profesoro D-ro Samir Ribić (1968) estas plena profesoro ĉe la Fakultato de Elektrotekniko en Sarajevo, instruanta la fakojn Operaciumoj, Sistemprogramado kaj Programlingvoj kaj tradukiloj. Li okupiĝis pri komputiko kaj informadiko dum pli ol 40 jaroj, laborante unue kiel programisto kaj teknika direktoro, kaj poste kiel asistanto IPR 2025/311

— página 12 del PDF —

kaj profesoro ĉe la fakultato. Samir estas doktoro pri sciencoj en la kampo de efektivigo de programlingvoj. Li publikigis 26 sciencajn artikolojn, ĉirkaŭ 60 profesiajn artikolojn kaj tri librojn. Li estas membro de la IEEF, la Teknika Komitato por IT-Normigado kaj Universala Esperanto Asocio. ****************************** „La malfacila rilato inter la Homa stulteco kaj la Artefarita intelekto” Ni komencos la aferon proksimiĝante el la popola kaj literatura aliroj al la stulteco kaj klopodos skizi ĝiajn trajtojn pere de scienca aliro. Kompreninte la enhavon kaj potencon de la koncepto, ni tuŝos kelkajn rilatojn inter ĝi kaj AI. Pri la preleganto: Viko (Vicente Manzano-Arrondo) estas profesoro pri esplorado de la homa konduto en la Universitato de Seviljo, Hispanujo, kaj respondeculo pri Sciencigo en la Universitato de la Espero en Baraka, DR Kongo. Li kunrealigas la entreprenon Civiencia, kies oficialaj du lingvoj estas la hispana kaj Esperanto. Lia esplorfako estas la subpremado kaj ĝiaj branĉoj. Unu el tiuj branĉoj estas la scienca esploro de la stulteco. ****************************** AI aktiva en fervorula arto pri pop-kulturo Artefarita Intelekto, precipe generipova AI, estas uzata pli kaj pli ofte por fervorula arto, kiel derivitaj romanoj kaj videoj pri pop-kulturo. En mia prelego, mi montros la ecojn kaj la problemojn de la uzado de generipova AI por fervorula arto. Pri la preleganto: Du Xin magistriĝis pri Japanaj Kulturaj Studoj ĉe la Pekina Universitato (Ĉinio) kaj pri Soci-psikologio ĉe la KeioUniversitato (Japanio), kie ŝi ankaŭ doktoriĝis pri Sociologio. Ŝiaj ĉefaj esplorkampoj estas Internaciaj komparaj studoj pri socia konscio kaj junulara IPR 2025/312

— página 13 del PDF —

sociologio (la perspektivo de la junaj generacioj pri vivo kaj laboro, popkulturo). Ŝia disertacio iĝis la (japanlingva) libro titolita Internacia komparo de junulara laborkonscio en moderna socio: Kvalita esploro fokusiĝanta pri altedukitaj homoj en Japanio kaj Ĉinio. Ŝi havas la japanan altnivelan kvalifikon de „Profesia Socia Esploristo” kaj estis estrarano de la Ĉina Esplora Societo pri Sociaj Sciencoj, la plej granda kaj longtempa organizo de ĉinaj universitatanoj loĝantaj en Japanio. Ŝi laboras kiel ĵurnalisto kaj instruas ĉe la Keio-Universitato. ************************** Generipova AI kaj traduka praktiko Tre simile al la onidiro pri tio kiel Ivan Turgenev karakterizis siajn rakontojn kiel romanojn (ruse: romany), kiam la publiko bonvenigis ilin, sed nur kiel rakontojn (ruse: povesti), kiam ili fiaskis, tradukistoj ja emas ŝanĝi la teorian grundon sub la piedoj laŭ la kritiko aŭ aprobo, kiun ili ricevas – kiam leganto ŝatas ilian verkon, ili abunde substrekas la kreajn malfacilaĵojn de la teksto; kiam okazas la malo, ofte la tuto iĝas „nur tio, kion la aŭtoro verkis.” Krome, en la komercaj kaj kritikaj kampoj, kontraste al la tendenco konsumi dungitajn tradukojn sendepende de tia ilia eco aŭ eĉ sen konscii pri ĝi, oni ofte celebras kiel elstaran atingon la tradukon de teksto kiel tre formala poemo, kies traduko aperas malfacila aŭ „malebla.” En la lasta okazo, tradukado estas konsiderata senkompare kreiva ago, dum en la unua ĝi ŝajnas eĉ ne menciinda pro sia troa meĥanikeco. Tiu Jana eco de tradukado – sentata kelkfoje nur meĥanika kaj alifoje tre kreiva – emas meti sian rilaton kun generipova AI en sian propran kategorion, precipe kiam la aliro ŝanĝiĝas, kiel en la analogio de Turgenev, laŭ la perceptata bonvenigo de la teksto fare de la publiko. En mia prelego, mi esploros tiun ĉi demandon kaj aliajn, kiujn generipova AI kolorigas en sia aparta maniero, precipe kiam precizeco kaj kreiveco staras sur nestabila grundo. Pri la preleganto: Russell Scott Valentino estas profesoro en la Departemento de Slavaj kaj Orient-Eŭropaj Lingvoj kaj Kulturoj kaj en la Departemento de Komparaj Literaturoj ĉe la Indiana Universitato Bloomington. Liaj verkoj estis publikigitaj de NY Times, Reaktion Books, The Harvard Review, Yale University Press, kaj po dekduo da aliaj literaturaj revuoj kaj eldonistoj; ili IPR 2025/313

— página 14 del PDF —

ricevis subtenon de NEH, NEA, PEN American kaj la Usona Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kaj Edukado. Iama ĉefredaktoro de Iowa Review kaj iama Prezidanto de la Usona Asocio de Literaturaj Tradukistoj (ALTA), Valentino servis kiel ĵuriano por la eldono 2022 de National Book Awards (Naciaj Libro-Premioj). Li estas la fondinto kaj la eldonisto de Autumn Hill Books kaj blogas ĉe russellv.com. Lia traduko Kin (Archipelago Books, 2021) de la familia sagao de Miljenko Jergović ricevis la premion 2023 por la Plej Elstara Proza Traduko de la Usona Asocio de Instruistoj de Slavaj kaj Orient-Eŭropaj Lingvoj. Lia traduko (kun Miriam Shrager kaj Sibelan Forrester) de Historical Roots of the Wondertale de Vladimir Propp (Historiaj Radikoj de la Mirrakonto de Vladimir Propp) aperos en Septembro 2025 ĉe Indiana University Press. Li estas nuntempe la ricevanto de la stipendio Fulbright por universitataj agadoj ligitaj al la Universitato de Zadar. ***************************** Artefarita Intelekto en Arto kaj kosmoteknikoj de Yuk Hui Yuk Hui estas filozofo, kiu instruas ĉe la City University de Hong Kong. Li famas pro sia libro The Question Concerning Technology in China (La demando koncerne teknologion en Ĉinio, 2016), kie li argumentas, ke ni devus aldoni al la pivota eseo de Martin Heidegger „Die Frage nach der Technik” (La demando pri teknologio, 1953) la remalkovron kaj la interrilaton de diversaj kosmoteknikoj. Tiuj kolektivaj estetikaj spertoj kaj pensoj pri teknologio de malsamaj epokoj kaj lokoj povas efektive helpi nin rezisti kontraŭ la forgeso de la Esto kaŭzita de la universaligo de okcidenta teknologio kiel Gestell, aŭ „enframigo”, kiu reduktas homojn, ne-homojn kaj naturon al ekspluatebla, ĉiam-preta rezervaĵo. En sia pli freŝdata libro Art and Cosmotechnics (Arto kaj kosmoteknikoj, 2021), Hui pritraktas pli profunde la problemon de estetiko en ĝiaj rilatoj kun teknologio. Mi argumentas, ke la demandoj, kiujn li faras en sia verko pri la rilato inter arto, teknologio kaj filozofio, provizas nin per interesaj pensoj pri la ebla disvolvo de malpli limigita AI. Artefarita intelekto iĝis granda produktanto de estetikaj objektoj, eĉ vendataj ĉe grandaj aŭkciejoj. Sed, preter la ekscitiĝo de la merkato kaj la blinda konkurado de teknologiaj progresoj, kiel artefarita IPR 2025/314

— página 15 del PDF —

intelekto povas vastigi la eblojn de arto kaj kiel arto povas reciproke subteni la progreson de teknologio en manieroj ankoraŭ ne antaŭvideblaj? Kiel arto kaj moderna teknologio povas helpi nin elpensi novan komencon por filozofio post la fino de la Okcidenta metafiziko laŭ Heidegger aŭ post la postmoderno, ankoraŭ tro bazita sur Okcidenta moderneco? Pri la preleganto: Alessandra Madella studis Japanan Literaturon ĉe la Universitato Ca’ Foscari de Venecio kaj la Universitato de Tokio. Ŝi doktoriĝis pri Komunikaj Studoj (Retoriko) ĉe la Universitato de Iowa en Usono per disertacio pri la retoriko de teknologio en la francajapana filmo Hiroshima mon amour (Hiroŝimo mia amo, https://ir.uiowa.edu/etd/1245/). Ŝi instruis Mondan Kinhistorion kaj Esperanton ĉe la Artkolegio de Kunming kaj estas nun profesorino de la Esperanta fako ĉe la Zaozhuang-a Universitato en Ĉinio. Ŝi estas la nuna vic-prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), aŭtoris la libron Esperanto: Facile lernebla kaj helpo en la studo de aliaj lingvoj (Edistudio, 2023, tradukita en la itala kaj en la kroata) kaj redaktis la Aktojn de la Simpozioj de ILEI 2022-23 (Edistudio, 2024). Pri la respondanto: David J. Depew estas Emerita Profesoro ĉe la Universitato de Iowa. Li instruis historion de filozofio kaj historion de retoriko. Lia esplorado fokusiĝas sur historio, filozofio kaj retoriko pri evoluisma biologio. Li kunverkis tri librojn pri la temo, plej freŝe Darwinism, Democracy and Race: American Anthropology and Evolutionary Biology in the Twentieth Century (Darvinismo, demokratio kaj raso: Usona antropologio kaj evoluisma biologio en la dudeka jarcento) kun John P. Jackson (Routledge, 2017).

IPR 2025/315

— página 16 del PDF —

REZOLUCIO DE LA 58-A KONGRESO DE ILEI La Rezolucio de la 58-a Kongreso de ILEI (2025, Beogrado, Serbio), kies tekston vi vidas ĉi tie, estis verkita kaj aprobita dum la Kongreso. La AI-voĉlegado, kiun oni aŭskultis dum la Fermo de la Kongreso, estis realigita per la aplikaĵo Parol (parol.martinrue.com), danke al Hamzeh Shafiee, kaj la muntado de la video per AI Canva, danke al Laura Brazzabeni. Spektu la videon ĉi tie: https://www.youtube.com/watch?v=oADkwJ\_ao8\&list=PLufbtAhDHic2srkHxpzDPKyGBajEXmQdF\&index=12 Ĉeftemo: Lingvolernado kaj Artefarita Intelekto La 58-a Internacia Kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kunveninta en Beogrado (Serbio) de la 19-a ĝis la 26- a de julio 2025, dediĉis sian semajnon al la temo „Lingvolernado kaj Artefarita Intelekto”. Kadre de la kongreso okazis ankaŭ universitata ILEI-Simpozio sub la titolo „AI kaj Kulturo”. Konsiderante ke:  Artefarita intelekto (AI) rapide transformas la metodojn de lingvolernado kaj instruado, kunportante novajn eblojn kaj defiojn;  Esperanto, kiel planlingvo kun logika kaj regula strukturo, havas unikajn trajtojn kiuj povas bone kongrui kun AI-iloj por lernado kaj tradukado;  Estas esence esplori kiel AI povas subteni kaj plibonigi la instruadon kaj disvastigon de Esperanto, samtempe konservante la kulturajn kaj interhomajn aspektojn de lingvolernado;  La simpozio „AI kaj Kulturo” emfazis la gravecon de etikaj, sociaj kaj kulturaj konsideroj en la apliko de AI, ankaŭ en la kunteksto de tradukado kaj arta kreado; La Internacia Kongreso de ILEI rezolucias:  Subteni esploradon kaj evoluigon de AI-rimedoj por Esperanto: Instigi al evoluo de aplikaĵoj/apoj, platformoj kaj rimedoj bazitaj sur AI (ekz. IPR 2025/316

— página 17 del PDF —

babilrobotoj, virtualaj instruistoj, gramatikanaliziloj kaj progresintaj neŭraj tradukiloj) por faciligi la lernadon, ekzercadon kaj uzadon de Esperanto.  Enkonduki AI en metodikon por instruado de Esperanto: Esplori kaj kundividi bonajn praktikojn por la uzo de AI en lernado kaj instruado de Esperanto, rigardante ĝin kiel komplementan, ne anstataŭantan, al la homa interago kaj tradicia pedagogio.  Krei lernomaterialojn utiligantajn AI-teknologion: Disvolvi kaj disvastigi novigajn edukrimedojn kiuj enplektas AI-teknologion por fari la lernadon de Esperanto pli interaktiva, tajlorita kaj efika.  Sentemigi onin pri etika kaj respondeca uzo de AI: Stimuli kritikan pensadon pri la efikoj de AI en lingvolernado kaj kulturo, certigante ĝian uzon inkluzivan, justan kaj respektan al lingva kaj kultura diverseco.  Flegi kunlaboron inter esperantistoj kaj AI-fakuloj: Instigi al interŝanĝo de scioj kaj spertoj inter la esperantista komunumo, esploristoj, sciencistoj kaj programistoj en la kampo de artefarita intelekto, por utiligi la sinergion inter Esperanto kaj novaj teknologioj.  Apogi la trejnadon de instruistoj pri AI: Proponi daŭrajn trejnadojn por instruistoj de Esperanto, por ke ili povu efike kompreni kaj uzi AI-rimedojn en sia instruado.

Raporto pri la 110-a UK en Brno de Alessandra MADELLA (Italio) La 110-a UK en Brno estis tre bone organizita, kun interesaj programeroj, sed ankaŭ kun multe da ŝancoj por renkonti homojn kaj trankvile paroli. Dum la Movada Foiro, ILEI dividis tablon kun la Komisiono de UEA por „Virina Agado”. Mi povis beligi nian flankon per niaj belaj revuoj IPR kaj JA. Nia kasistino Karine Arakeljan kaj Stano Marĉek ĝustatempe alvenigis el Slovakio kvar skatolojn da ili, kiujn homoj volonte prenis ankaŭ dum la Prezento de la fakaj asocioj kaj la Prezento de ILEI, pri kiuj zorgis respektive Aristophio Andrade Alves Filho kaj mi. Fine de la semajno, el la 1 200 revuoj tiucele senditaj, restis nur 200, kiujn ni kunportis al Italio por disdonigo dum la Itala Kongreso. Mi ankaŭ donis la libron Aktoj de la Simpozioj de ILEI IPR 2025/317

— página 18 del PDF —

2022-23 al niaj ĉeestantaj sekciestroj kaj komitatanoj, kiel ni decidis fari por festi la 75-jariĝon de nia Ligo.

Dimanĉon mi havis la honoron reprezenti ILEI, sidante surpodie kaj salutante dum la Malferma Ceremonio. Kvankam en la nova estraro de UEA ne plu estos la longdaŭraj ILEI-anoj Duncan Charters kaj Aurora Bute, restos Arko (Gong Xiaofeng) kaj François Lo Jacomo kaj eniris ĝin ankaŭ nia juna sekciestrino de Madagaskaro, Miora Raveloharison. Do, la rilatoj kun ILEI restos fortaj kaj en mia mallonga parolado mi aparte substrekis ilian gravecon en la kampo de lernejoj kaj universitatoj. La nova prezidanto de UEA, Fernando Maja Jr., montris sian kunlaboremon interalie partoprenante en preskaŭ la tuta Tago de Lernado, kiu estis kiel kutime majstre organizita de Marija Belošević, ĉi-fojon speciale ankaŭ kiel AMO-seminario. La tre bunta programo iris de la feministaj podkastoj de Stela Besenyei-Merger por Radikala Tenero al la biblioteko de Vieno, de la prezentado de la ĉeĥa lerneja sistemo al kontribuoj pri artefarita intelekto fare de Duncan Charters kaj Ahmad Reza Mamduhi, sen forgesi prezentojn pri Afriko kaj Ĉinio. Mi mem prelegis pri mia kurso „Kernaj konceptoj de komunikado”, kiun mi adaptis de la angla „Core Concepts of Communication”, disvolvita dum jaroj de John Durham Peters ĉe la Universitato de Iowa en Usono, por instrui ĝin al la studentoj de la Esperanta fako de la Zaozhuang-a Universitato. Mirejo kaj Fernando Maja parolis respektive pri interkulturaj „pontoj” kaj la potenco de kunlaboro. Specife, la prelego de Mirejo. kiu enkondukis la Tagon de Lernado, havis kiel titolon „Ĉu ĉiuj esperantistoj estas efikaj ‘pontoj’?” Ŝi klarigis pri la interkulturaj rilatoj inter esperantistoj kaj montris, ke kelkaj personoj bone konas sian kulturon, havas pozitivan rilaton al ĝi, ni IPR 2025/318

— página 19 del PDF —

ne diru „fieras pri ĝi”, kaj havas emon kaj kapablon bone prezenti ĝin al eksterlandaj gastoj. Tiajn komunikemajn personojn Mirejo nomas „pontoj”. Laŭ propono de Mirejo, Fernando kaj ŝi tuj donis vidan ekzemplon de tiu „ponta” sinteno per ekzerco, kiu ebligas sperti konfidon. Ili vokis la organizonton de la UK de Graz, Ewald Schick, kaj petis lin balanciĝi inter ili kun fermitaj okuloj, tute fidante je la venanta subteno. Kvankam la LKKanoj de Graz estas tre motivitaj kaj laboremaj, certe pli da konfido ĉiam bonvenas antaŭ tia granda tasko kiel organizi Universalan Kongreson.

Grupa foto je la fino de la Esperantologia Konferenco Bedaŭrinde pro horaj konfliktoj mi devis kontentiĝi pri la bela IKU-libro por la Internacia Kongresa Universitato, organizita de Amri Wandel kun Věra Barandovská-Frank kiel rektoro. Sed mi plene ĝuis la Esperantologian Konferencon organizitan de Klaus Schubert kaj Bengt-Arne Wickström por la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La klasĉambro plenplenis por la prelegoj de Stela pri Esperanto en familioj kaj de Ilona Koutny pri tio ĉu plurlingvismo necesas en la epoko de AI. En mia sekcio pri propedeŭtiko, tre interesa estis la kontribuo de Ekaterina V. Bebenina, kiu studis kun Helmar Frank kaj tre precize raportis pri lia penso pri transferoj. Ŝi argumentis, ke en la 70-aj jaroj propedeŭtiko ne estis oficiale rekonita kiel strategia, ĉar la sistemo estis tiam direktita al la enhava transdono de scioj. Sed ĝi povus havi pli da ŝanco nun, kiam la nova IPR 2025/319

— página 20 del PDF —

edukpolitiko pli valorigas la kapablon lerni, adapteblon kaj interkulturan perceptemon. Mia kontribuo estis iom da arkeologio de tiu ĉi prelego. Ĝi montris la eksperimentojn pri Esperanto de Edward L. Thorndike kaj Helen S. Eaton en la Usono de la tridekaj jaroj en la kunteksto de tiamaj diskursoj pri edukado, kiuj vidis la transiron de filozofia fokuso pri mensa disciplino al la scienca fokuso pri apartaj transferoj. Inter la aliaj gravaj kaj kleraj kontribuoj, memorinda estis la prelego de Humphrey Tonkin pri la estonteco de Interlingvistiko, kiu alvokis al pli da konscio pri la ŝanĝiĝanta monda situacio kaj pri la novaj ebloj, kiujn espereble ĝi povos malfermi por Esperanto. La konferenco finiĝis per diskutado pri la estonteco de Esperantologio, post la fermo de la studoj ĉe la Universitato de Poznano.

Instruistoj brilis ankaŭ en la uzo de Esperanto por praktikaj celoj, de la nova Faka Angulo lanĉita de Katalin Kováts, al la 3-dimensia desegnado de Mónika Molnár, al la origamioj de Larysa Osadchuk. Kiel kutime, multe da ILEI-aninoj aktive kontribuis al la programo de „Virina Agado” de UEA. La temoj iris interalie de motiviga filmo de Alexandrine Omba pri „saĝaj” afrikaj virinoj al video de Ma-Ga Filmoj pri la poemoj de la itala poetino Caterina Parca (Giorgia Albertelli), de kantoj pri Esperanto kiel lingvo de paco kaj amikeco al diskutoj kun la publiko pri la rolo de virinoj en diversaj landoj. Eĉ sen konsideri la allogan programon pri la ĉeĥa kulturo, kaj la buntajn kontribuaĵojn de alilandaj artistoj, tiu ĉi estis certe tre kontentiga, engaĝiganta kaj riĉiga kongreso, kiu multon alportis ankaŭ al instruistoj.

IPR 2025/320

— página 21 del PDF —

Virina Agado de Mireille GROSJEAN En la programo aperis du horoj pri Virina Agado. Miora Raveloharison, Alessandra Madella, Mireille Grosjean kaj aliaj gvidis viglan kaj agrablan momenton, kie oni aŭdis kantojn, prelegojn kaj debatojn kaj spektis filmojn pri la situacio de virinoj en la mondo. Poeziaj prezentaĵoj ne mankis: Miora kantis kreaĵon de Luiza Carol kaj la publiko ĝuis la filmon Floraj Ludoj kun tekstoj de Caterina Parca kune kun belaj bildoj. Enkonduke venis prezento de la strukturo de la Komisiono pri Virina Agado de UEA kaj ĝiaj pasintaj agadoj. Arko zorgis pri tiu prezento. Mirejo provis skizi la diversajn situaciojn de talentaj virinoj kun aŭ sen edzo, ŝi elektis la titolon „Virinoj en ombro aŭ en lumo”. Arko prezentis la evoluon de la virina vivo en Ĉinio kaj Alexandrine Omba, per vigla kaj amuza filmo, sentigis al la publiko la virinan vivon en DR Kongo. Bedaŭrinde Alexandrine same kiel Małgosia Komarnicka ne sukcesis atingi la kongresurbon.

Tago de Lernado de Marija BELOŠEVIĆ, ĉefkunordiganto de la „Tago de Lernado” La tradicia kongresprogramero dum la Universala Kongreso, la „Tago de Lernado”, ankaŭ ĉi-jare kadre de la 110-a UK proponis aron da tre interesaj prelegoj, kiuj celis trakti kelkajn el la plej gravaj temoj de nia tempo. Tiuj temoj profunde influas edukadon – kaj per tio ankaŭ nian komunan estontecon. Sendube unu el la plej grandaj defioj de nia epoko estas la demando pri paco. La prelegantoj pristudis ĝin el diversaj vidpunktoj, kunligante ĝin kun teknologio, artefarita inteligento, kulturaj interŝanĝoj kaj internacia komunikado sub la komuna temo „Pri la uzo de Esperanto kaj teknologio por pacaj celoj”. Inaŭgurante la programon, la novelektita prezidanto de UEA Fernando Maia Jr. diris, ke „unu el la kialoj, kial mi laboras por Esperanto, estas edukado. Esperanto por mi estas ilo por eduki kaj por esti edukata, kaj precipe por komuniki. Edukado estas ebla nur kun instruistoj, eĉ se ne ĉiam kun la materialoj, kiujn ili preparas, kaj ne nepre kun profesiaj instruistoj, ĉar ne necesas esti profesiulo por instrui kaj por kunhavigi sian scion. Kaj tio estas ankaŭ ia „malsano” – en bona senco – asertis Maia, „ĉar instruistoj mem plifortiĝas per tio, kion ili instruas. Sed tio samtempe estas laboro, ĉar IPR 2025/321

— página 22 del PDF —

kiam vi instruas, vi lernas. Jen la mistero de edukado, kiun oni povas sperti, kaj hodiaŭ ni ĝin spertas”.

Bernhard Tuider prelegas dum la Tago de Lernado Per video-ligilo la partoprenantojn en la UK-salono same bonvenigis la prezidanto de ILEI, Ahmad Mamduhi. Lige al la temo de la „Tago” li asertis, ke ĝi estas ne nur taŭga, sed urĝa, ĉar „ni vivas en epoko de granda teknologia rapideco, kiam AI, ciferecaj komunikiloj, virtualaj platformoj – ĉio ĉi ŝanĝas nian manieron pensi, lerni, instrui, komuniki kaj eĉ konstrui nian identecon. Kaj ĝuste tial la demando leviĝas: Kiel ni, esperantistoj kaj edukantoj, povas uzi tiujn teknologiojn por antaŭenigi ne sole scion, sed ankaŭ komprenon? Ne sole efikecon, sed ankaŭ empation?” Esperanto, mem frukto de la teknologia kaj humanisma spirito de la 19-a jarcento, fariĝas denove aktuala kiel ilo por interkultura kunlaboro, justa informado kaj paca kunvivado. Se kunligita kun teknologio – uzata respondece kaj kun etika konscio – ĝi povas fariĝi potenca rimedo por lernado trans limoj, por demokratia scidivido kaj por kultura diverseco en mondo minacata de homogenigo kaj konflikto, li aldonis. IPR 2025/322

— página 23 del PDF —

„Kiel prezidanto de ILEI, mi fieras pri tiu ĉi aranĝo. Ĝi montras, ke nia rolo kiel edukantoj, lingvistoj kaj homoj de konscienco ne finiĝas en la klasĉambro aŭ en reta kurso, sed etendiĝas al la tutmonda komunumo. Kaj ĝi montras ankaŭ, ke Esperanto daŭre estas viva, dinamika ilo por konstrui ne nur pontojn inter lingvoj, sed ankaŭ inter homoj kaj kulturoj.” Al la programo kontribuis Mireille Grosjean, Svislando, „Ĉu ĉiuj esperantistoj estas efikaj ‘pontoj’?”, Fernando Maia Jr, Brazilo „La potenco de kunlaboro en edukado por paco kaj konfido”, Duncan Charters, Usono „Kiel profiti teknologion por paccelaj kulturaj interŝanĝoj“, Bernhard Tuider, Aŭstrio „Diĝitaj dokumentoj el la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko”, Libuše Hýblová, Ĉeĥio „Ĉeĥa eduksistemo”, Ahmad Mamduhi, Irano „Esperanto kaj AI: pontoj al la paca mondo”, Stela Besenyei-Merger, Hungario „Radikala Tenero – retaj babiladoj por interkultura lernado kaj internacia interkompreniĝo”, Alessandra Madella, Italio/Ĉinio „Kernaj Konceptoj de Komunikado” kaj Jérémie Sabiyumva, Burundo „Kontribuo de Esperanto kaj teknologio en informado, kazo de Afriko”. Grava novaĵo por la nuna jaro estas tio, ke la seminario AMO estis okazigita kadre de la Tago de Lernado. La kunfandiĝo kreis veran sinergion: AMO ricevis pli vastan kaj prestiĝan kadron, dum la Tago de Lernado pliriĉiĝis per la spertoj kaj metodikaj aliroj de AMO. Tiel ambaŭ aranĝoj reciproke fortigis unu la alian kaj kune donis novan impulson al la tutviva edukado de esperantistoj. Krome, ankaŭ ĉi-jare, oni povis distance sekvi la prelegojn per ZOOM.

La Vojo de Renato: de praktikaj principoj al kultura esprimado Verkis: Mireille GROSJEAN kaj Ahmad MAMDUHI Enkonduko La Esperanto-Movado, kiu ekzistas jam pli ol cent jarojn, daŭre serĉas novajn vojojn por disvastigi la internacian lingvon kaj kunligi homojn trans kulturaj kaj naciaj limoj. En tiu ĉi artikolo ni esploros praktikajn principojn por efika Esperanto-agado, inspiritajn de la travivitaj spertoj de la IPR 2025/323

— página 24 del PDF —

karmemora Prof. Renato Corsetti, kaj ankaŭ rigardos kiel esperantistoj esprimas sian identecon per diversaj simboloj kaj kulturaj referencoj. La Sep Principoj de „La Vojo” de Renato Ahmad Reza Mamduhi formulis sep fundamentajn principojn bazitajn sur la spertoj de Prof. Renato Corsetti, unu el la plej influaj figuroj en la moderna Esperanto-Movado: 1. Konekti homojn La esenco de Esperanto kuŝas en ĝia kapablo unuigi homojn el diversaj kulturoj. La lingvo mem estas nur ilo – la vera valoro troviĝas en la homaj rilatoj, kiujn ĝi ebligas. 2. Agi praktike kaj idealisme Esperantistoj devas kombini praktikan efikon kun idealisma vizio. Ne sufiĉas nur revi pri mondo sen lingvaj baroj – necesas konkretaj agoj por realigi tiun vizion. 3. Instrui per ekzemplo „Renato mem agis”, kiel emfazas liaj travivitaj spertoj. La plej potenca instruilo estas persona ekzemplo. «Bone montru la vojon kaj ekfaru mem» – tiu ĉi principo substrekas la gravecon de harmonio inter vortoj kaj agoj. 4. Esti malfermita al novaj ideoj La Esperanto-Movado progresas nur, se ĝi akceptas novigojn kaj adaptiĝas al ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj. Malferma menso estas esenca por la daŭra evoluado de la Movado. 5. Inkluzivigi ĉiujn Esperanto estas lingvo por ĉiuj homoj, sen distingo de deveno, lingvoj, religioj aŭ politikaj kredoj. Inkluziveco ne estas nur idealo, sed praktika neceso por la sukceso de la Movado. 6. Kultivi personajn rilatojn Malgraŭ la cifereca epoko personaj rilatoj restas la koro de la Esperantokomunumo. Amikoj kaj konatoj ofte estas la plej bona reklamo por la lingvo. Esperantistoj nutru tiajn rilatojn, kiel oni nutras fajron por ke ĝi daŭre flamu.

IPR 2025/324

— página 25 del PDF —

7. Subteni junulojn La estonteco de Esperanto dependas de novaj generacioj. Subteno al junuloj ne nur garantias kontinuecon, sed ankaŭ alportas freŝajn ideojn kaj energion. Kultura Esprimado: Sumoo kaj Simboloj Interese, esperantistoj trovadas kuraĝigajn kaj kreemajn vojojn por esprimi sian identecon. La unua bildo montras Tĉemizon kun la teksto „Mi Legas kaj Venkas, Mi Estas Jokozuna” – fascinanta mikso de Esperanto kun japana sumookulturo. „Jokozuna” estas la plej alta rango en sumoo-luktado, rezervita nur por la plej elstaraj luktistoj. Uzante tiun terminon, esperantistoj esprimas sian fierecon pri sia persistemo en legado per kultura metaforo, kiu montras, kiel Esperanto povas inkluzivi kaj honori diversajn kulturojn. La Simbolo de Unuiĝo La dua bildo prezentas la klasikan Esperanto-simbolon kun la teksto „Ne Flagoj, Sed Agoj”. Tiu ĉi frazo resumas la praktikan filozofion de multaj esperantistoj: malpli da simbolaj gestoj, pli da konkretaj agoj. „La Vojo” de Renato „La Vojo” de Renato montras, ke sukcesa Esperanto-agado postulas kombinon de praktika saĝeco kaj idealisma pasio. De personaj rilatoj ĝis kultura kreemo, de inkluziva menso ĝis konkretaj agoj – ĉiu elemento kontribuas al la daŭra kreskado de la internacia lingvo. Kiel montras la bildoj, esperantistoj ne timas esti kreemaj en siaj esprimoj, ĉu per sumoo-metaforoj ĉu per klara alvoko al agado anstataŭ nura simbolismo. Tiu ĉi dinamika aliro, kombinita kun la sep principoj de „La Vojo” de Renato, prezentas solidajn fundamentojn por la estonta disvolviĝo de la Esperanto-Movado. La mesaĝo estas klara: Esperanto prosperas, kiam ĝiaj parolantoj ne nur revas, sed ankaŭ agas – konektante homojn, instruante per ekzemplo, kaj kreante komunumon, kiu estas samtempe praktika kaj inspirema. IPR 2025/325

— página 26 del PDF —

AI en instruado (nova rubriko) de Françoise NOIREAU (Francio) Enkonduko pri la nova rubriko: Artefarita Intelekto ebligas rapidan kreon de ekzercoj, adaptadon de materialoj al diversaj niveloj kaj aŭtomatan taksadon, kio signife helpas instruistojn. La nova rubriko celas prezenti konkretajn ekzemplojn de uzado, kaj gvidliniojn por efika kaj respondeca uzo en la instruado de Esperanto. Kunteksto de mia instruado: Mi organizas distancan Esperanto-kurson per WhatsApp1 kadre de la Universitato Espero en Kongo (UEC). Tamen, la lernantoj estas en 22 diversaj afrikaj landoj. Por 220 registritaj gelernantoj, necesas 16 geinstruistoj, kiuj volontule instruas en sia(j) klasgrupo(j) kaj taksas la individuajn progresojn. Dufoje jare, okazas parol-ekzameno kun ĵurio de ILEI. En tiu organiza kaj instrua kunteksto, mi foje bezonas AI por plenumi precizajn kaj postulemajn taskojn aŭ longajn kaj ripetemajn taskojn. Mi donos ekzemplojn de kelkaj el miaj uzoj, kaj poste donos kelkajn atentigojn pri la instrukcioj, kiujn oni ĝuste kaj detale skribu, por akiri bonan rezulton. Unua ekzemplo, pri Afriko: Kelkaj el la instruistoj de mia teamo diris al mi, ke ili foje dubas pri la respondoj de iuj studentoj, ĉar ŝajnas, ke ili transdonas la respondojn inter si. Do mi proponis krei alternativajn lecionojn, sed sufiĉe similajn por konservi la uzon de la samaj testoj fine de ĉiu serio de 10 lecionoj. Ĉar mia kurso havas 100 lecionojn, de nivelo A1 ĝis nivelo B2, la tasko estus tempovora kaj teda. Do mi donis tre precizajn instrukciojn al AI, kaj tagon post tago (ĉar mi uzas la senpagajn versiojn de pluraj AI, do mi estas limigita je ĵetonoj), mi povis krei novajn lecionojn enkondukante la samajn gramatikajn nociojn por ĉiu numero de leciono, kaj la saman leksikan 1

Mi ne subtenas Meta, sed WA estas la plej populara platformo en Afriko.

IPR 2025/326

— página 27 del PDF —

progreson, tiel ke la numeritaj demandoj de la testoj plu kongruas. Uf, mi ne devis cerbumi dum horoj kaj tagoj! Dua ekzemplo, pri Afriko: Mi volis aldoni devigan parolan trejnadon en la programon de ĉiu klasgrupo. Do mi petis al AI krei dialogojn por ĉiu serio de 10 lecionoj. Tiuj ĉi dialogoj apliku la gramatikajn konceptojn instruatajn en ĉiu serio, reuzante la vortojn el la koncernaj lecionoj. Poste, mi petis krei mankojn en tiuj dialogoj, celante precipe la vortojn enkondukitajn komence de la lecionoj kaj la gramatikajn instruitajn nociojn. Mi specife petis, ke la troveblaj vortoj estu anstataŭigitaj per tripunkto kaj sekvataj de krampo kun la franca traduko. Kaj jen miaj preparitaj dialogoj, pretaj por homa kontrolo! Tria ekzemplo, pri Afriko: Por la mastrumado de la klasoj kaj la kontrolo de la individuaj progresoj, mi uzas kalkul-tabelon kun aparta tabelpaĝo por sekvi la progreson de la 220 studentoj registritaj en la Esperantokurso de UEC. Mi volis nombri kaj listigi la landojn, kie ili troviĝas. Mi uzis la kolumnon kun la telefonnumeroj de la registritoj, petis al IA ĉerpi la naciajn telefonajn prefiksojn kaj fari alfabetan liston de la koncernaj landoj, numerante ilin. AI aŭtomate donis pretan liston – se mi estus farinta tion permane, tio estus tre longa, teda kaj eble kun eraroj. Kvara ekzemplo, pri Mensa: Mi gvidas alian kurson same uzante sociajn retojn, sed kadre de Mensa, granda internacia asocio. La grupoj estas heterogenaj (la membroj de la asocio Mensa lernas memstare, ili ne bezonas lecionojn kun instruisto). Kadre de Espermenso (komencantoj aŭ esperantistaj membroj de la asocio Mensa), mi publikigadas afiŝojn laŭ 3 niveloj. Mi utiligas AI por adapti ĉiun tekston aŭ ekzercon al malsamaj lingvo-niveloj. AI estas efika ĉefe por kreado de variantoj laŭ postulo. AI jam kapablas taksi la nivelon de ekzerco aŭ krei ekzercon laŭ preciza nivelo. Kvina ekzemplo, denove pri Afriko: Por parolaj ekzamenoj per Zoom, kadre de UEC kaj ILEI: post la forpaso de Renato Corsetti, mi volis esti preta pli aktive partopreni en la ĵurio, preparinte demandojn. Mi petis al AI kontroli la klasifikon de miaj ellaboritaj demandoj, laŭ la internacia klasifiko de A1 ĝis C1. Poste, mi petis AI elpensi pliajn demandojn por ĉiu KER-nivelo, ke estu abundo. Ne necesas doni ekzemplojn, ĝi jam estas trejnita pri tio. IPR 2025/327

— página 28 del PDF —

Konsiloj: Atentu, ke AI estas tradicia, ĉar ĝi utiligas jam ekzistantajn kursojn por generi novajn tekstojn. AI ne vere aplikas la principojn de lingvo-didaktiko, krom se oni eksplicite petas tion. Tial, en la dekomencaj instrukcioj, vi postulu realajn komunikajn situaciojn kun solvinda problemo (alie, vi ricevos nur dialogojn en kafejo), vi postulu demando-frazojn kaj negativajn frazojn (alie, vi ricevos nur jesajn asertajn frazojn) kaj vi insistu pri la graveco de verboj (por eviti substantivojn kaj frazojn kiel «La libro estas sur la tablo»). Koncerne la finan revizion, kvankam mi petis al AI provlegi kaj strikte kontroli la respondon, ne uzi anglaĵojn, apliki la regulojn de la Fundamento, la rekomendojn de la Aldonoj de AdE, PMEG kaj vortaro.net, bedaŭrinde, la rezultoj similas al tiuj de Google Translate: ĉiam restas eraroj, ekz. praktikka, aŭ certa anstataŭ iu, aŭ, pri verboj, tro da pasivaj voĉoj kaj maltro da prezencaj participoj. AI estas utila ilo, sed ĝia efiko dependas de lerta gvidado. Per precizaj instrukcioj kaj severa kontrolo, eblas ŝpari tempon kaj krei alt-kvalitajn, diversajn materialojn, eĉ per senpagaj versioj. Venos aliaj artikoloj pri tio kiel lerni Esperanton per AI kaj kiel redakti precizajn instrukciojn. Nun venas via vico: raportu pri viaj provoj, uzoj kaj spertoj! Françoise NOIREAU, volontula distanca instruisto ĉe UEC (en DRK) kaj ILEI-ano desirdapprendre@gmail.com

Gratulo al Mónika MOLNÁR – ricevinto de la Premio Deguĉi 2025 Ne estas oftaĵo, ke unu el niaj plej aktivaj kolegoj ricevas tutmondan rekonon. Tial des pli ĝojas ILEI, kiam nia kara Mónika Molnár, konata pro sia sindonema laboro por infanoj kaj por instruado de Esperanto, estis honorita de UEA per la Premio Onisaburo Deguĉi 2025. Laŭ la tradicio de ĉi tiu premio, oni distingas homojn, kiuj per sia agado en Esperanto helpas konstrui pontojn de paco kaj homa kompreno. La laboro de Mónika spegulas tion en aparte konkreta maniero: dum jardekoj ŝi enkondukis la lingvon en la ĉiutagon de infanoj, vekante ĉe ili scivolon pri IPR 2025/328

— página 29 del PDF —

la mondo kaj klerigante ilin en la spirito de toleremo kaj interpopola amikeco. Por ILEI, la agado de Mónika havas specialan signifon. Ŝi en unu persono kunigis multajn rolojn: instruisto, verkanto, ekzamenanto, ilustranto, redakto-kunlaboranto, organizanto de internaciaj ligoj inter lernejanoj. Aldone al tio, elstaras ankaŭ ŝia muzika flanko: dum la lastaj jaroj ŝi multe kunlaboris kun la grupo Kajto, kio rezultigis jam kvin belajn kantojn (inter kiuj kvar eĉ kun kaj de ŝiaj gelernantoj). Same signifa estas ŝia fotista kaj filmista agado: danke al ŝi ekestis la muzikfilmeto de la Universala arbo de Kajto (videbla en Jutubo) kaj multaj filmetoj pri infan-prezentaĵoj en Esperanto – plurajn el ili ŝi jam montris dum siaj prelegoj. Tiuj diversflankaj kontribuoj montras, ke ŝia engaĝiĝo al Esperanto ampleksas multajn kampojn de la kulturo kaj eduko. Ĉiu, kiu konas ŝin, spertis ŝian energion kaj entuziasmon, kiuj inspiras ankaŭ aliajn kolegojn ekster la lerneja kunteksto. Ni ne nur gratulas al Mónika pro la ricevita premio; sed ankaŭ vidas en tio rekonon de la tuta instruista komunumo, kiu per sia persista, ofte ne tiom rimarkata laboro, konstruas la fundamenton de la estonteco de Esperanto. En la nomo de ĉiuj en ILEI, mi esprimas miajn sincerajn ĝojon kaj fieron. Kara Mónika – viaj atingoj estas ankaŭ instigo por ni ĉiuj. Ahmad MAMDUHI, Prezidanto de ILEI

El la landoj kaj sekcioj… Albanio Rekta metodo ankaŭ por albanoj Aŭtune 2024, la honorinda, jam forpasinta profesoro Renato Corsetti, sugestis al mi eldoni la bone konatan lernolibron de sinjoro Stano Marĉek „Esperanto laŭ rekta metodo”. Pli frue tion proponis al mi la aŭtoro mem, kvankam mi ne antaŭvidis financan subtenon por tiu celo. Mi tradukis albanen la tekston kaj Stano pretigis la libron provizore. Printempe 2025, la direktoro de UEA, sinjoro Martin Schäffer, demandis min „kiom kostus 200 ekzempleroj se oni presigus ilin en Albanio? Sed kun ISBN de UEA!” Tio estis komence granda obstaklo ĉar nialandaj eldonejoj ne faris tion antaŭe. Tamen, finfine la eldonejo „Ҫiraku” en Tirana, laŭ peto de nia prezidanto s-ro Ili Gerdupi, akceptis kaj la laboro startis. Dume, okazis IPR 2025/329

— página 30 del PDF —

kelkaj prokrastoj ĉar s-ro Stano mem ne kapablis pretigi la kovrilon, kiun kutime faras lia kara filino, dufoje enhospitaligita. Problemo estis ankaŭ la transpago de 500 eŭroj fare de UEA, ĉar la bankoj postulis almenaŭ 50 eŭrojn. Plie, la sendado de 50 ekzempleroj al UEA postulus krom 60 eŭrojn de la albana poŝtoficejo ankaŭ aldonan monon pagendan en Nederlando, ĉar Albanio ne membras al EU. Feliĉe tio solviĝis ĉar nia sekretario, la studento Juri Andoni, aliĝis al la UK Brno kaj pretis kunporti tien parton de la libroj. Tiel finiĝis la odiseado de la eldono de nova lernolibro por albanoj aŭ la 46-a versio de tiu metodo de sro Stano Marĉek. Bardhyl SELIMI, Albana ILEI-sekciestro

Belgio Esperanto en Belgio, lernojaro 2024/2025 Jam dum pluraj jaroj ekzistas manko de instruistoj en Belgio. Tio validas por bazaj lernejoj kaj ankaŭ por mezgradaj lernejoj. Sed, tio estas oportuno por emeritaj instruistoj instrui kelkajn horojn. Tamen, la financa profito por la instruistoj estas limigita. Pli-malpli la duono de la kromgajnita salajro poste reiros al la impostoj. Tial, iom da idealisma motivado estas necesa, deflanke de la emeritaj instruistoj. Mi sekvis antaŭ nelonge studprogramon en altlernejo por instrui etikon al infanoj de la baza lerneja nivelo. Mi estis scivolema. En la pasinta lernojaro 2024-2025 oni havigis al mi la eblon instrui 6 horojn, po 2 horoj en la 1-a, 3a/4-a kaj 5-a/6-a jaroj. Temis pri baza lernejo de la flandra komunumo, proksime ĉe Antverpeno. La infanoj de la 1-a jaro ankoraŭ ne scipovis skribi, sed tiuj ekde la 3-a jaro, kompreneble, jes. En la 3-a kaj 5-a jaroj estis ĉinaj lernantinoj kaj mi profitis el tio, por dediĉi iom da tempo al la ĉinaj novjaraj festoj, kulturo kaj lingvo. Antaŭ multaj jaroj mi sekvis vesperlernejan kurson pri la ĉina kaj tio helpis al mi paroli pri la temo. Unue, mi donis elementan rapidkurson pri la ĉina al la kombino de la 5-a/6-a jaroj. Je mia surprizo la gelernantoj tre ŝatis ekzerci sin pri la skribado de la unuaj lernendaj vortoj kaj frazoj. Ili ankaŭ laŭtlegis tion kune. Post la semajno de la enkonduko de la ĉina, mi donis rapidkurson pri Esperanto. Mi klarigis, ke ankaŭ Esperanto estas sufiĉe facila. Mi jam havis sperton pri la instruado de Esperanto al la 6-a jaro en baza lernejo kaj ankaŭ pro la literaturo mi sciis, ke instrui Esperanton al infanoj 10/11-jaraĝaj povas esti relative sukcesoplena. IPR 2025/330

— página 31 del PDF —

Intertempe, mi konstatis, ke ĉiuj ĉinaj infanoj scipovas vere bele skribi ĉine. Mi mem spertis siatempe, kiom da peno kaj zorgemo postuliĝas por vere bone skribi ĉine. Ankaŭ la infano el la 3-a jaro scipovis tre disciplinite skribi la simbolojn. Ĉinaj geinfanoj en Belgio povas sekvi specialan lernejon por tio. (Tio validas cetere ankaŭ por arablingvaj infanoj.) Do, se ĉiuj gelernantoj en la aĝo de 8/9 jaroj jam scipovas lerni tiom da komplikaj lingvaĵoj, eble ili ankaŭ ensorbos Esperanton same facile kiel la gelernantoj de la plej altaj klasoj. Kaj, efektive, ili montriĝis tre entuziasmaj. Bedaŭrinde tiu kombina klaso de la 3-a/4-a jaro estis tre multnombra grupo de 26 lernantoj. Fakte, preskaŭ mankis seĝoj, sed mi garantias al vi, ke ili havis multe da plezuro pro Esperanto. André STAES

Ĉinio Seminario pri Esperanta tradukado en la Zaozhuang-a Universitato La 28-an de junio 2025 okazis ĉe la Zaozhuang-a Universitato la unua „Seminario pri Tradukado kaj Diskonigado de la Ĉina Kulturo en Esperanto,” oficiale subtenata de la registaro de la Provinco Shandong. Bele organizis ĝin la Esperanto-Muzeo. Partoprenis pli ol sesdek homoj el diversaj partoj de Ĉinio, kun kiuj niaj studentaj volontuloj havis la ŝancon praktiki IPR 2025/331

— página 32 del PDF —

nian lingvon. La prelegaj temoj iris de AI (Bak Giwan) al tradukoj de la klasika romano Ruĝdoma Sonĝo (Arko), de la esperantigoj de ĉinaj filozofoj (Semio kaj Ardo) al rulpentraĵo pri la Silka Vojo (Zhu Lirong), de la korea samideano Elpin (Dekmil) al la verkoj kaj tradukoj de la juna Cicio Mar (Alessandra Madella). La vic-rektoro Chu Fumin, kiu iom lernis Esperanton, afable ĉeestis dum la tuta tempo kaj ankaŭ la aliaj estraranoj montris grandan subtenon al Esperanto en la universitato, kiu intencas gastigi la venontan ILEI-kongreson.

Alessandra MADELLA

Francio La 14-a AŬTUNAS, la Esperanto-ferioj por plenaĝuloj kaj infanoj: kursoj kaj FEI-ekzameno kun Renée Triolle C1-C2, Dalia Pileckienė B1-B2, Alain Delmotte A1-A2, krome ĥora kantado, origamio, sorobano, sporto, prelegoj, ludoj, turismado: de la 24-a de oktobro ĝis al 2-a de novembro en la franca Esp.-kastelo Greziljono: vidu https://gresillon.org/au?lang=eo, kontakto gresillon@gmail.com

Serbio La landaj kursoj por komencantoj kroniĝis dum la ILEI-kongreso Kiel ni jam raportis, en la lernojaro 2024/25 Serbia Esperanto-Ligo (SEL) okazigis 7 plurmonatajn retajn kursojn, inter ili du por komencantoj – aparte por vidantoj kaj por nevidantoj. Fine de tiuj du bazaj kursoj, la 6-an de junio 2025 tri kursanoj decidis ekzameniĝi: Kristina ILIĆ, Sofija ĐENĐINOVIĆ kaj Nikola ZEKIĆ. IPR 2025/332

— página 33 del PDF —

La ekzameno okazis rete, ĉar du el la kandidatoj, Sofija kaj Nikola, loĝas en la najbara lando Montenegro. La kursojn gvidis (en alfabeta ordo) Aranka LASLO, Nedeljka LOŽAJIĆ kaj Živanko NOVAKOV. La atestilojn pri la sukcesa ekzameniĝo SEL solene enmanigis dum la ILEIkongreso en Beogrado, en kiu la tri ekzamenitoj partoprenis aktive: Kristina kaj Sofija partatempe – kiel volontuloj, Nikola tuttempe – frekventante, interalie, ankaŭ la Paroligan kurson de Roberto Guido TRESOLDI. Pliajn belajn travivaĵojn kaj sukcesojn en Esperantio al ĉiuj! Aranka LASLO

Svislando Raporto pri la jaro 2024 Laŭ la membrolisto SIS nombras 11 membrojn. La sekcio ne aktivas. Aktivas CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia) kaj tie instruas la SIS-membroj Nicole Margot, Mónika Molnár (membro en la hungara ILEI-sekcio) kaj Luc Allemand. La kursoj nomiĝas StudSabatoj kaj okazas unufoje monate dum plena tago. Kvankam organizitaj de CDELI, ili okazadas sub la aŭspicioj de SIS. Retaj kunvenoj kun Mirejo: tio estas momento por aŭskulti la lingvon, paroli aŭ prelegi, debati aŭ silenti. Ne temas pri kurso, ni ne parolas pri gramatiko. Fidelaj estas kelkaj svisoj kaj ankaŭ eksterlandanoj. Tiaj kunvenoj okazadas dufoje monate. Datoj aperas en eventaservo.org. Samaj kunvenoj estis organizitaj je tagmezo por ebligi al azianoj partopreni, sed tio montriĝis vana. La organa strukturo estas SIS. IPR 2025/333

— página 34 del PDF —

Agadoj de Mireille Grosjean en rilato kun instruado: Dum plena februara semajno en la lertigejo de Rapperswil SG, kie Raphael Das Gupta, Estrarano de SES, instruas, la enhavo de la instruado estis ekster la kutima horaro. Raphael povis organizi en ĉiu tago lecionon pri Eo. Mirejo kontribuis marde. De la 9-a ĝis la 15-a de marto en Les Issambres, en Sud-Francio, en Mediteranea Esperanto-Semajno (MES), Mirejo instruis al la supera grupo kaj traktis la temon Afriko, en rilato kun la okazonta UK en Tanzanio. La 23-an de aŭgusto Mirejo iris al Métabief, franca Ĵuraso, por renkontiĝi kun la grupo, kiu studis Esperanton en la Abioj de Amikeco kun Anne-Marie Ferrier kaj aliaj gvidantoj. Fine de la jaro 2024 Mirejo instruis E-on al geinstruistoj el Burundo rete. Premiero por ili. Tio povis okazi per diversaj kontaktoj kun burunda ministrino, S-ino Sabushimike. Sen rilato kun instruado: Mirejo tra la jaro deĵoris ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo nome de UEA. Sébastien Moret, membro de SIS kaj profesoro pri la rusa lingvo en la universitato de Lausanne, samtempe prezidas la Amikaron de CDELI. Forpaso: en la aĝo de 93 jaroj forpasis en novembro 2024 Claude Gacond, honora membro de SES, UEA kaj de ILEI (ekde 1999). Festo honore al li okazis la 5-an de aprilo 2025. Broŝuro pri liaj agadoj aperis.2 Mireille GROSJEAN 2025-05-23

Gajnintoj de la konkurso Instruistoj de la jaro 2024 1- Gajnintoj de la Juna Instruisto de la Jaro 2024 • • • •

Paweł Fischer-Kotowski (Juna Instruisto de la jaro 2024) Joel Muhire (Honora Atestilo) Ranja Zafinifotsy (Honora Atestilo) Alexander/Alekso Vaughn Miller (Honora Atestilo)

2- Gajnintoj de la Instruisto de la Jaro 2024 • Fransoazo Noireau (Instruisto de la jaro 2024) 2

NdlR: Dum la ĉi-jara UK Mónika Molnár organizis omaĝ-programon honore al Claude Gacond.

IPR 2025/334

— página 35 del PDF —

• Dennis Keefe (Honora Atestilo) • Vida Kulikauskiene (Honora Atestilo) Biografioj de la Gajnintoj de la Instruistoj de la jaro 2024 Instruisto de la jaro: Françoise NOIREAU estis profesia instruistino kaj psiĥopedagogo, kaj de kelkaj jaroj volontule instruas Esperanton kadre la universitato Espero en DR Kongo. En 2024-25 registriĝis pli ol 250 gelernantoj el 22 afrikaj landoj tra ŝia afrika distanca kursaro kun teamo de 16 help-instruistoj. Dum 35 jaroj ŝi instruis Esperanton en kvar regionoj de Francujo kaj diversaj lokoj de Esperantujo (Rusujo, Tajlando), uzante aktivajn metodojn kiel tabloludojn, skeĉojn kaj rolludojn. Ŝi pionire uzas modernajn teknologiojn por distanca instruado (kiel WhatsApp por Afriko), kaj kreis adaptitan kurson por tujmesaĝa instruado. Antaŭe, ŝi gvidis klaskorespondadon, estis Duolingo-ambasadoro, lanĉis lingvofestivalon, kaj kunkreis instrumaterialojn (lernoludojn) kun Daniel Lacroze-Marty. Ŝia plej granda feliĉo estas tio, ke ŝiaj tri gefiloj daŭre agadas en Esperantujo, kaj ŝia nepo en Kebekio estas denaska esperantisto. Honoraj atestiloj: Dennis KEEFE estas profesia lingvo-instruisto (MA TEFL, MBA), universitata programestro kaj instruisto pri merkatiko, kiu kreis la plej intensan Esperanto-kursaron nuntempe – Esperanto-Plaĝon en Hispanio, 61tagan programon kun 8 horoj ĉiutage en aprilo kaj 4 horoj ĉiutage en majo, atingante 650-862 ĉeestajn instruo-horojn plus pli ol 200 virtualajn horojn en 2024-2025. Li verkis abundajn instrumaterialojn inkluzive de la BEK-serio (kvar libroj pri Esperanta sintakso), ekzercaron por Don Kiĥoto (3024 ekzercoj), Praktika Bildvortaro (pli ol 2000 ekzercoj), kaj aliajn specialajn kursojn por ĉiuj KER-niveloj. Krom sia instruado, li kunlaboris kun NASK, Gresillon, ILEI, UEA, kreis Lingvajn Festivalojn, estis ĉefa eksterlanda Esperanto-instruisto en Ĉinio dum jardeko, kaj nun preparas novajn kursojn inkluzive de Robinson Crusoe-ekzercaro. Vida KULIKAUSKIENĖ, prezidantino de la Esperanto-klubo „Revo” en Paneveĵis (Litovio), konatiĝis kun Esperanto infanece, ekinstruis en 2013, IPR 2025/335

— página 36 del PDF —

unue al sia filino kaj klubanoj. Ŝi aliĝis al la projekto Ekparolu en 2017 kaj estas tre aktiva „onklino”. Ekde tiam ŝi okazigis pli ol 400 parolsesiojn, ofte preparante lernantojn ankaŭ por la KER-ekzameno. En 2018 ŝi estis nomita „La plej diligenta onklino” de la jaro. Ŝi gvidis Zoom-kursojn por la Londona Esperanto-Klubo, inkluzive de kurso por B2-nivela ekzamena preparado. Dum virtualaj kaj ĉeestaj kongresoj ŝi kelkfoje gvidis diversnivelajn Esperanto-kursojn. Ekde 2022 ŝi instruas ankaŭ ĉe la Universitato de la Tria Aĝo en sia urbo. Ŝi uzas materialojn de edukado.net, lernu.net, la rektan metodon de Stano Marĉek, kaj kunlaboras kun instruistoj el diversaj landoj; krome ŝi mem kreas taskojn por plivigligi kaj diversigi sian instruadon. Juna Instruisto de la jaro La gajninto: Paweł FISCHER-KOTOWSKI (n. 1990) estas pola bibliotekisto kiu ekde 2022 vivas en Nederlando kaj laboras en la Reĝa Biblioteko en Hago. Esperantistiĝinte en 2005, li studis interlingvistikon en Poznano (2009–2013) kaj trapasis KER-ekzamenojn ĝis inkluzive la C2-nivelo. ILEI/UEA-ekzamenanto ekde 2012 kaj membro de la KER-Ekzamena Centro ekde 2025. Li estas tre aktiva instruisto kun pli ol 400 sesioj en la programo „Ekparolu!” kaj gvidas kursojn en diversaj retaj kaj ĉeestaj aranĝoj, inkluzive de la nederlanda kaj belga studsemajnfinoj kaj staĝoj en la franca kastelo Grésillon. Krom instruado, li aktivas en la Esperanto-movado kiel redaktoro de pluraj revuoj (La Ondo de Esperanto, Kontakto, Fenikso), estis ĝenerala sekretario de TEJO (2012– 2014), komitatano A de UEA (2011–2016), kaj kunorganizis gravajn aranĝojn kiel la 72-an IJK en Vroclavo, montrante ampleksan kaj longdaŭran kontribuon al la Esperanto-komunumo. Honoraj atestiloj: Joel MUHIRE, 36-jara el DR Kongo, eklernis Esperanton en 2008 en Rutshuru, kie tiam estis preskaŭ neniu esperantisto; li piediris 10 km dimanĉe por lerni, poste pioniris instruadon en sia urbeto Kiwanja, kie li fondis klubon, disvastigis Esperanton per kvar lokaj radiostacioj kaj enkondukis ĝin en orfan lernejon. Li kreis klubojn ankaŭ en Bunagana (ĉe la landlimo kun Ugando) kaj en Shanje (Suda Kivuo). Krom instruado ĉeeste kaj rete, li IPR 2025/336

— página 37 del PDF —

aktivas kiel muzikisto, ILEI-sekciestro en DR Kongo, eks-sekretario de la Afrika Komisiono de UEA, aŭtoro de lernolibro en la svahila kaj redaktoro de la revuo Konga Stelo. En 2021 lia klubo Rondo Esperantista de Kiwanja, kunlabore kun la kina grupo Ciné Club la Patience, realigis la filmon Kvazaŭ korpo sen koro, kiu spekteblas en Jutubo. La daŭra milito en la orienta Kongo malhelpas lian agadon, tamen li persiste kontribuas al la movado malgraŭ la malfacilaj kondiĉoj. Ranja ZAFINIFOTSY, 28-jara direktorino de granda lernejo en Antananarivo, Malagasio, estas tre aktiva junulino en la instruado kaj disvastigado de Esperanto. Ŝi mem eklernis la lingvon en 2018 kaj poste instruis ĝin al multaj lernantoj, el kiuj almenaŭ kvin fariĝis instruistoj kaj prelegantoj en la Malagasa E-Seminario de februaro 2025, kiun ŝi ankaŭ organizis. Ĉirkaŭ 32 el 42 partoprenantoj en tiu aranĝo lernis Esperanton rekte aŭ nerekte de ŝi. Ranja verkis infanlibron Semoj de amikecoj, kaj ŝia laboro jam ricevis internacian atenton. Ŝi estas bone ligita kun la Esperantokomunumo kaj inspiras daŭran agadon inter junaj malagasoj. Alekso MILLER, 35-jara usonano el Atlanta (Georgio), bakalaŭriĝis pri teatro kaj magistriĝis pri instruado de la angla ĉe la Universitato Liberty. Li eklernis Esperanton en 2013, trapasis la KER-ekzamenon je la nivelo C1 en 2019, kaj instruis ĉe la Aŭstralia Somera Kursaro en 2022. Kiel edukisto, li verkis kvin dulingvajn porinfanajn librojn kun gramatikaj gvidiloj, eldonitajn de Amazon, kaj produktis pli ol 200 edukajn filmetojn por sia Jutuba kanalo Exploring Esperanto, inkluzive de lecionoj, monologoj, kaj vlogoj. Liaj libroj kaj filmoj estas ofte uzataj kiel lernomaterialo, inkluzive en UEA.facila. Li ankaŭ aktivas kiel spertulo en la Fejsbuka grupo Esperanto Learners kaj li fondis la Usonan Bonan Film-Festivalon, kiu jam produktas pli ol 175 filmojn en Esperanto.

INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez., dumtempe pluservanta ĝis la venonta elekto) Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Simon Smits, Nvard Manveljan. Lerneja: Julián Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Oberrauch, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill.

IPR 2025/337

— página 38 del PDF —

Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Kristin Tytgat, Vicente Manzano-Arrondo, Radojica Petrović, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 15) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983. Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la retpaĝon de UEA. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Aimé-Patrick Manirakiza. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Albert Stalin Garrido. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Ahmad Reza Mamduhi. Observanto de UEA ĉe ILEI: Arko (Gong Xiaofeng). LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): prez. Nedeljka Ložajić, nedeljkalozajic@gmail.com. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj) UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Alessandra Madella, a.madella@tiscali.it, Didier Janot, didier.janot@gmail.com, Emmanuel Desbrières kaj Maximiliano Garcia. kaj aliaj Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 25 € en A-landoj kaj 12,50 € en B-landoj, kun ricevo de 4 paperaj kaj bitaj numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj kaj 6,25 € por la B-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera (kune kun la bita) kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA bita kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Lando-kategorioj: B-landoj: iamaj

IPR 2025/338

— página 39 del PDF —

socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.), Afriko, Ameriko (escepte de Usono kaj Kanado), Kiribati, PapuoNov-Gvineo, Solomonoj, Vanuatuo en Oceanio. A-landoj: ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, ilei.kasisto@gmail.com. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de via sekciestro aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la sekciestro alvenos al ILEI kune kun tiuj de la aliaj membroj de la sekcio. Vi jam estos en la sekcia listo kaj ne devos mem sendi la aliĝ- aŭ la abonformularon. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Se vi ne mem posedas UEA-konton, por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Se vi ne estas en la sekcia listo, bonvolu mem sendi la aliĝaŭ la abon-formularon (aliĝilo: https://www.ilei.info/Aligxilo.pdf; abon-formularo por Juna Amiko: https://www.ilei.info/Juna\_Amiko.pdf). Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al la ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 30 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub la numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto: dr. MURÁNYI Péter, HU-9730 Kőszeg, Rákóczi u. 111. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE: Olena Poshivana, olenaposivana@gmail.com. La adreso de nia arkivo: https://www.ilei.info/revuoj/ipr-arkivo.php. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de aŭgusto 2025, redaktofino por la sekva numero: la 31-an de oktobro 2025.

IPR 2025/339

— página 40 del PDF —

La 58-a Kongreso de ILEI en Beogrado: Sur la foto supre: Kongresa kurso por komencantoj Raia Androvska kun la partoprenantoj Sur la foto malsupre: Dumkongresa Paroliga kurso gvidata de Roberto Guido Tresoldi

IPR 2025/4

PDF: en el archivo de ILEI

— página 1 del PDF —

— página 2 del PDF —

ENHAVO Enkonduko (Ahmad Reza MAMDUHI) …………………………………………………………… 3 Ekaterina V. BEBENINA: Paderborna eksperimento kaj ĝia teorio […] ………………. 4 Francesco FRANCESCHINI, Xiaofeng GONG: Konversacia Trejnejo ………………….. 12 Roberto PIGRO: Plurlingvismo kaj cifereco […] ……………………………………………. 19 Yubin WEI, Yating ZHANG: Esploro pri Reta Instruado de Esperanto […] ………. 23 Aranka LASLO: Inkluzivo en retaj kursoj de Esperanto – spertoj el Serbio ……….. 27 Alessandra MADELLA: Esperanto en EuroCALL 2025 […] …………………………….. 30 Ekaterina V. BEBENINA: Recenzo al la libro de Alessandra Madella ………………. 33 Josef VOJÁČEK: Modela agado surbaze de la libro de Alessandra Madella………. 34 El la landoj kaj sekcioj (BJ, CN, FI, FR, NL, CH) …………………………………………. 35 Ŝajnigaj teatrecaj ekzercoj (debato) […] (PERERA, GROSJEAN, MAMDUHI, KEEFE) 42 Luiza CAROL, Mireille GROSJEAN: Dulingva edukado en infanĝardenoj […] ……. 47 Zhenyuan SONG: Vilaĝa laboro ………………………………………………………………….. 50 Informoj pri ILEI kaj IPR…………………………………………………………………………… 53

ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9, K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. FaridAfshar, Kh.Vahid Dastgerdi, Tehran-1916613514, Irano. Tel. +98 9122115419 (Telegram, WhatsApp). <mamduhi@gmail.com>. Universitata agado, ekstera komunikado kaj varbado, observanto kaj komitatano A ĉe UEA. Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. +7 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Estrarano pri financoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio. ilei.kasisto@gmail.com (financoj). Tel.+374 55 279906 (Viber, WhatsApp), <karinko_arm@mail.ru>. Ekzamenoj. Vic-prezidanto: Alessandra MADELLA, via Prampolini 8, IT-43122 Parma, Italio. Tel. +39 0521 785582, <a.madella@tiscali.it>. Lerneja, universitata, scienca, landa kaj regiona agadoj (Orienta Azio), ekstera komunikado kaj varbado. Estrarano pri kongresoj: Laura BRAZZABENI, via San Filippo 52, IT-58031 Arcidosso (GR), Italio. <laura.brazzabeni@gmail.com>. Tel. +39 3286461063 (WhatsApp). Lerneja agado. Estrarano: Marija JERKOVIĆ, Ul. Bočačka 25, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel. +385 981771741. <mjerkovic@net.hr>. Lerneja kaj landa agadoj. Estrarano: Fernando PITA, R. S. Francisco Xavier, 681, bl E, ap 201, Maracanã – cep: 20550011, Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. <magisterpita@gmail.com>. Tel. +55 21 98863-3854 (Telegram, WhatsApp). IPR, universitata kaj scienca agadoj. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Tel. +381 64 8525321 (Viber, WhatsApp, Telegram). Eduk-projektoj, universitata agado, instrukapabligado. Estrarano: Aimé-Patrick MANIRAKIZA, Buhomba 7 Nr 39, Maramvya, Bujumbura, Burundo, Tel. +25779813485 (Whatsapp, Telegramo), <apmanirakiza@gmail.com>. Agado pri Afriko, observanto ĉe TEJO.

IPR 2025/42

— página 3 del PDF —

Enkonduko

Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1

AdE – Akademio de Esperanto

Sur la eksteraj kovriloj: En oktobro 2025, la Studenta Klubo de Zaozhuang-a Universitato partoprenis en du-taga foiro de studentaj asocioj en la nova kampuso. Multaj studentoj alproksimiĝis por lerni facilajn E-ajn vortojn kaj frazojn, ricevante poŝtkartojn de Esperanto-eventoj kiel premion.

Karaj legantoj, Estas ĝojo prezenti en ĉi tiu numero la ĉefartikolon de Ekaterina V. Bebenina pri la Paderborna eksperimento — unua parto de planita serio kaj vera trezoro por ĉiuj, kiuj, kiel mi, de jardekoj volas pli koni la pioniran laboron de la karmemora Helmar Frank en Paderborno. Mi renkontis d-inon Věra BarandovskáFrank, lian edzinon, dum mia virtuala kurso Enkonduko al Interlingvistiko, kie ŝi instruis ĉapitron el sia valora verko. Mi petis ŝin prelegi pri la paderborna eksperimento, sed ŝi atentigis, ke dum la 11-jara eksperimento ŝi ankoraŭ ne estis lia edzino. La nunaj artikoloj montras, ke la eksperimento fariĝas eĉ pli aktuala en nia epoko de kreskanta intereso pri teknologioj kaj interfakeco en edukado. En ĉi tiu numero aperas ankaŭ recenzo de Bebenina pri la libro de Alessandra Madella Esperanto: facile lernebla kaj helpo en la studo de aliaj lingvoj (Edistudio, 2023) kaj raporto de Josef Vojáček Modela agado surbaze de la libro de Alessandra Madella. Ambaŭ pledas por la integriĝo de Esperanto en lingvolernadon kaj edukadon. Por plifortigi la efikon de tiu verko, ni lanĉis la Telegram-kanalon ILEI Podkastoj (https://t.me/ILEI\_pokastoj), kun voĉaj kaj videaj podkastoj en 16 lingvoj, ĉiuj kreitaj per AI-ilo NotebookLM. Inter ili troviĝas la unua tia podkasto, kiun mi preparis en la persa lingvo por konvinki la direktorinon de la gimnazio de mia filino – kiel pruvo por la praktika kaj pedagogia valoro de Esperanto en la moderna mondo. Ahmad Reza MAMDUHI

IPR 2025/43

— página 4 del PDF —

Paderborna eksperimento kaj ĝia teorio kiel mankanta elemento por didaktiko de informacia epoko Ekaterina V. BEBENINA Profesoro de Rusia Akademio pri Edukado, doktoro habilitita pri pedagogiaj sciencoj Al la Leganto Tiu ĉi serio omaĝas la memoron de profesoro Helmar Günter Frank, la kreinto de la kibernetika pedagogio kaj iniciatinto de la Paderborna eksperimento. Li estis samtempe la aŭtoro de la teorio, kiu pravigis la propedeŭtikan efikon de Esperanto al aliaj lingvoj, kaj la iniciatinto de unu el la plej ampleksaj praktikaj pruvoj de tiu efiko. La celo de la serio, kiun malfermas ĉi tiu artikolo, estas sufiĉe klara: montri la unikan propedeŭtikan efikon de Esperanto – pruvitan, prognozeblan, mezureblan kaj teorie klarigeblan – sur la lernadon de aliaj fakoj. Same gravas prezenti specialajn trajtojn de sistemo, kiu kapabligas tiun efikon por krei modelon de studobjekto, kiu ebligas optimumigi lernadon ankaŭ en aliaj sciencaj kampoj. Unu artikolo tamen ne sufiĉas por tia ambicia celo. Tial la tuta verko estis dividita en tri komplementajn partojn, el kiuj ĉiu povas esti legata aparte, sed kiuj kune formas unu tutecan esploron. En la unua artikolo, tute teoria, troveblas:  mallonga priskribo de la Paderborna eksperimento kaj de aliaj similaj iniciatoj;  enkonduko en la bazon de kibernetika pedagogio, inkluzive de ĝiaj informteoriaj fundamentoj kaj aktuala signifo por nuntempa edukado;  klarigo de la diferencoj inter la “meta-” kaj “inter-” niveloj de efiko, laŭ la ekzemplo de Esperanto. IPR 2025/44

— página 5 del PDF —

En la dua artikolo aperos:  aplikado de la ideoj de kibernetika pedagogio por analizi la lernadon kiel modelon;  praktika modelado de la procezo kaj prezentado de la rezultoj;  respondo al la demando, kia nivelo de mezurado estas taŭga por ĉiu faktoro de la lernoprocezo.

La tria artikolo estos dediĉita al:  prezento de la teorio de transfero;  analizo de ĝiaj efikoj kaj priskribo de la ecoj de studobjekto, kiuj kapablas provizi tiun efikon;  klarigo de tio, kiel la propedeŭtika efiko de Esperanto povas esti utiligita en diversaj edukaj sistemoj.

Metodologiaj fundamentoj de modelado de lernoprocezoj en la informa epoko Preskaŭ ekde la kreo de Esperanto, dum pli ol cent jaroj (la unuaj vaste konataj rezultoj devenas el la jaroj 1918–1924), okazis multaj eksperimentoj en lernejoj de diversaj landoj. La unuaj el ili havis ĉefe konstatajn rezultojn, dum la pli postaj jam estis pli bone planitaj kaj celitaj esploroj. Inter ili estis sufiĉe grandaj, kun subteno de ŝtato aŭ universitato, kiel la Paderborna eksperimento, la Egerton Park-lerneja ekzperimento kaj la moderna Springboard to Languages. Entute oni povas paroli pri vico de bone esploritaj eksperimentoj, kiuj entute engaĝis centojn ĝis milojn da lernantoj el pluraj landoj. Ili ĉiuj havis iom diversajn kondiĉojn, celojn kaj daŭron. La plejmulto tamen analizis, kiom influas lernado de Esperanto al posta lernado de aliaj fremdaj kaj de gepatraj lingvoj. Kompreneble, neniam okazis iu tutmonda, statistike absolute ĝusta eksperimento kun kontrola kaj cela grupoj. Infanoj povas partopreni nur laŭ kondiĉoj de edukleĝoj, volo de ministerioj, lernejoj, gepatroj. Tiuj kondiĉoj, kiujn havas fiziko, medicino aŭ biologio por nomi eksperimenton ĝusta, oni neniam povas atendi en pedagogio. Tamen ĝuste tiuj ne perfektaj kondiĉoj, tiuj iom diversaj celoj kaj gepatraj lingvoj, kiuj montris la saman rezulton, estas, miaopinie, la plej bona pruvo, ke IPR 2025/45

— página 6 del PDF —

sendepende de planado kaj hipotezo ĝuste lernado de Esperanto mem certe helpas al lernado de fremdaj lingvoj, plifaciligas komprenon de la logiko de la gepatra lingvo kaj havas kromefikojn al lernado de aliaj studobjektoj, same kiel al la ĝenerala motivigo al lernado. Unu el la plej famaj estas la Paderborna projekto (1970-aj jaroj, Federacia Respubliko Germanio). Sub gvido de profesoro Helmar Günter Frank unu grupo lernis la anglan dum du jaroj, alia – Esperanton la unuan kaj la anglan la duan jaron. La finaj testoj pri la angla ne montris diferencojn inter la grupoj, kvankam la dua grupo lernis ĝin duoble malpli longe. Tio konfirmas la propedeŭtikan efikon de Esperanto – redukton de la lernotempo de la dua lingvo. Multaj esploroj registris la influon de lernado de Esperanto al la evoluo de metalingvaj kaj ĝenerale kognaj kapabloj, kiuj superas la limojn de pura lingva lernado. Kadre de Esperanto, multaj esploristoj analizintaj tiun efikon indikis preskaŭ la samon, nome ke Esperanto havas sekvajn trajtojn: 1. Metalingva konscio. En projektoj de la fino de la 20-a – komenco de la 21-a jarcentoj (inkluzive de Springboard to Languages) estis konstatita statistike signifa pliboniĝo de morfema kaj sintaksa analizo. La efiko estis plej evidenta ĉe pli junaj lernantoj kaj ĉe tiuj kun malforta antaŭa preparo. 2. Motivado kaj memfido. En ĉiuj eksperimentaj serioj oni observis kreskon de lernomotivado. Lernantoj pli rapide atingis percepteblan sukceson kaj montris stabilan intereson pri fremdaj lingvoj. 3. Transfero de analizaj kapabloj. Raportoj de instruistoj registris pliboniĝon de ortografiaj kaj gramatikaj kapabloj en la gepatra lingvo kaj pli altan sukceson en historio kaj geografio. Tiuj diferencoj estis ne tre grandaj, sed reprodukteblaj. 4. Lernantoj kun malfacilaĵoj en legado kaj skribado. En britaj kaj germanaj lernejoj instruistoj notis, ke la regula fonem-grafema sistemo de Esperanto plifaciligas legadon kaj skribadon por lernantoj kun disleksio. Resumaj recenzoj klasifikas la observitajn rezultojn kiel metafakajn: pliiĝon de metalingva reflektado, evoluon de struktura analiza kapablo kaj kreskon de interna lernomotivo. Tiuj efikoj estas limigitaj laŭ amplekso, sed reprodukteblaj en diversaj specimenoj kaj landoj. IPR 2025/46

— página 7 del PDF —

Empiriaj datumoj por la periodo 1918–2011 konfirmas la ekziston de stabila propedeŭtika efiko de Esperanto. Ĝi manifestiĝas per pli rapida formado de gramatikaj konceptoj, pliiĝo de lernomemfido kaj pli granda preteco lerni aliajn lingvojn. Samtempe observeblas metafaka efiko – kresko de konscia struktura analizo kaj motivado, aplikeblaj ankaŭ al aliaj lernaj fakoj. Kibernetikaj bazoj de kibernetika pedagogio La lingvo mem ne ŝanĝiĝis en la fundamento, same, malgraǔ multaj streboj de sciencistoj kaj pedagogoj al plimodernigo, pedagogiaj principoj restas la samaj. Tamen la kibernetika pedagogio estas ne nur pedagogio, sed ankaŭ kibernetiko – jam la nomo tion montras. La demando do estas: kiuj estas ĝiaj informaj fundamentoj, kaj kial ĝuste nun gravas ilin trakti? La esploroj de Claude Shannon en la mezo de la dudeka jarcento fariĝis la fundamento de la informa epoko. Lia artikolo el 1939 metis la principojn de ĉiuj modernaj komputiloj. La teorio de informo, kreita de Shannon, priskribas la ĝeneralajn leĝojn de informado – tiel fundamentajn, kiel la konceptoj de materio kaj energio. Tiuj ideoj fariĝis bazo por la teorioj de ludoj, aŭtomatoj kaj regado, kiuj rilatas ne nur al tekniko, sed ankaŭ al homa agado. La teorio de informo ankaŭ difinas la bazojn de kibernetika pedagogio, kiu vidas lernadon kiel procezon de redukto de entropio – transiron de necerteco al ordo de scio. La plej malgranda unuo de informo estas bito. Teknike tio estas stato de ŝaltilo: fluo ekzistas aŭ ne ekzistas. Ĉiu mesaĝo povas esti reprezentata per kombinaĵo de tiaj statoj, kiel en la telegrafo aŭ la Morse-kodo. En ĉi tiu logiko la komplekseco de materialo egalas al la nombro da bitoj necesaj por ĝia transdono. Kompreneble temas ne pri simpla kodado de vortoj: la komplekseco de scio estas inverse proporcia al la probableco. Ju pli evidenta estas la fenomeno, des malpli da informo ĝi enhavas. Glaciigita akvo ĉe negativa temperaturo ne bezonas klarigon; por anglalingvano veno de u post q estas same antaŭvidebla. Sekve, lernado estas procezo de ricevo de nova informo. Ju pli granda estas la kvanto kaj komplekseco de la scio, des pli longa lernado estas bezonata. IPR 2025/47

— página 8 del PDF —

En kibernetika pedagogio oni uzas science pruvitajn parametrojn de laceco, forgesado, memorado. La teorio estis kritikata pro mekanistika aspekto kaj nekapablo montri la homan dimension de instruado. Sed kibernetika pedagogio ebligas seneraran, realecan kaj probablan modeladon de la eduka procezo. La probabla modelo (H. G. Frank, F. Cube) baziĝas sur la teorio de aŭtomatoj de Shannon. Ĝi ne priskribas la individuon, sed ebligas antaŭdiri grupajn regulecojn: ju pli granda estas la grupo, des pli preciza estos la prognozo. Perdo de intereso al kibernetikaj metodoj al lernado okazis de unu fakto la teorio antaŭiris la praktikon. Komputiloj de la 1970-aj jaroj ne povis prilabori milionojn da faktoj, kaj rimedoj por fiksi datumojn preskaŭ ne ekzistis. Nun la komputila povo kaj la fontoj de datumoj estas sufiĉaj, sed la problemoj translokiĝis al la hipotezoj: edukaj platformoj ofte suferas pro malĝustaj antaŭsupozoj. En la mondo de grandaj datumoj validas la principo: “rubo enen – rubo el.” Eĉ perfekte funkcianta algoritmo donos eraran rezulton, se la teorio estas malĝusta. Tial ĝusta teoria bazo fariĝis la ĉefa tasko por la kreantoj de edukaj sistemoj. La potencialo de la nuna etapo kuŝas ĝuste en tio: difini la fundamentojn kaj la staton de aferoj, kaj proponi vektoron kaj bazon de evoluo de didaktiko. Estas klare, ke la klasĉambra sistemo, devenanta de La Granda Didaktiko de J. A. Comenius, ne plu aktualas. La socio postulas individuigon de lernvojoj. Komputilo ne devas anstataŭi la instruiston, tio reduktus lernadon al nura informado, sed ĝi povas iĝi potenca ilo por individuigo kaj helpanto de la instruisto. Tiuj ideoj jam ŝajnas memkompreneblaj, sed la sekva paŝo – kunfandi la pedagogiajn metodojn kun komputilaj algoritmoj -, restas unu el la plej neesploritaj direktoj de moderna pedagogio. En la sekva artikolo estos montritaj kapabloj de tiu modelado por ĉiu lernprocezo kaj la ebloj ĝin optimumigi. En la tria parto ni lasos la limojn de unu fako kaj parolos pri la efiko de unu fako al alia, kiu estas konata kiel propedeŭtika efiko, kaj kiu kompreneble ne limiĝas nur al la efiko de Esperanto. Por tio necesas nun, en ĉi tiu teoria artikolo, tuŝi ankoraŭ unu teorion, kiu estos bezonata por nia celo – montri Esperanton kaj ĝiajn efikojn kiel ekzemplon de mankanta elemento por la didaktiko de la informa epoko.

IPR 2025/48

— página 9 del PDF —

Metafakeco: administrado de sencoj kaj integrado de scioj Se la kibernetika pedagogio rigardis lernadon kiel procezon de organizado kaj transformado de informo en scion, la nuntempa etapo de edukada evoluo koncentriĝas je tio, kiel scioj el diversaj kampoj kuniĝas kaj funkcias kune. La nuna mondo fariĝas pli ŝanĝiĝema kaj neprognozebla. En tiaj kondiĉoj unu el la ĉefaj taskoj de edukado fariĝas ne tiom transdono de scioj, sed evoluigo de la kapablo de homo adaptiĝi al ŝanĝoj, analizi kaj integri grandajn fluojn de informo. La vojo al superado de la fragmenteco de edukado kuŝas en vastigo de la fakkampo kaj en inkluzivo de interfakaj kaj metafakaj ligoj. Tio ebligas akordigi la edukadan procezon kun la realaĵoj de la informa epoko kaj prepari fakulojn, kiuj kapablas pensi sisteme kaj operacii ne nur per datumoj, sed ankaŭ per iliaj interrilatoj. Tiu vojo estas ege fruktodona, kion montras ekzemploj de la STEMsistemo, projekta lernado kaj multaj aliaj iniciatoj. Sed transformado de faka sistemo estas longa kaj komplika procezo, kiu riskas detrui ne nur malavantaĝojn, sed ankaŭ avantaĝojn, ekzemple multajn didaktikajn trovitaĵojn. Se konsideri, ke vera efiko de edukado aperas tre malfrue, estas tute kompreneble, ke ne ĉiuj landoj pretas al tiaj revolucioj en unu el la plej gravaj kaj konservativaj kampoj. Ĉu ne eblas, konservante la ekzistantan sistemon, tamen, enkorpigi en ĝin novajn elementojn? La tasko ŝajnas esti ekvilibra kaj realisma. La ideo de interfakeco devenas de la verkoj de Comenius, Locke, Rousseau kaj Pestalozzi. En la rusa pedagogia tradicio Uŝinskij vidis interfakajn ligojn kiel bazon de sistema scio, kie la “ankroj” estas tempo, loko kaj analogioj. Interfakeco kunigas fakojn, kreante horizontalajn pontojn inter ili. Metafakeco leviĝas super la fakoj, formante universalajn kognajn kadrojn kaj mekanismojn de sencokreado. La diferenco inter ili kuŝas ne en la temo, sed en la nivelo de integriĝo:  Interfakeco kunordigas sciojn inter kampoj.  Metafakeco formas novajn epistemologiajn strukturojn, kiuj kunligas la manierojn de konado mem.

IPR 2025/49

— página 10 del PDF —

Jean Piaget estis unu el la unuaj, kiuj sistemigis tiujn nivelojn. En sia raporto L’épistémologie des relations interdisciplinaires (La epistemologio de interfakaj rilatoj) (OECD, 1972) li distingis kvar gradojn:  Plurfakeco – simpla kunekzisto de fakoj;  interfakeco – ilia interagado kaj interŝanĝo de metodoj;  transfakeco kaj metafakeco – niveloj, kie aperas nova unueco de scioj.

„La plurfakeco kaj la interfakeco estas nur etapoj. La transfakeco celas sistemon sen stabilaj limoj inter la fakoj.”– Jean Piaget, 1972. Poste Basarab Nicolescu kaj Jürgen Mittelstraß plue evoluigis tiun aliron. Nicolescu vidis en metafakeco la vojon al „unueco de scio trans la sciencoj”, dum Mittelstraß konsideris ĝin ilo por evoluigi komunajn metodologiajn fundamentojn de scienco kaj edukado. Tiel metafakeco fariĝas ne nur etapo de integriĝo, sed metanivelo de memreflekto de scienco pri si mem. Esperanto povas servi kiel ekzemplo de sistemo, kie tiuj niveloj distingeblas tre klare: Nivelo

Rolo en edukado

Faka

Studata kiel aparta Regado de gramatiko kaj lingvo. vortprovizo.

Interfaka

Uzata ĉe la kruciĝo de lingvoj, historio, Komparo de lingvostrukturoj, kulturo kaj kulturoj kaj kuntekstoj. informadiko.

Metafaka

Fariĝas ilo de kogna reflektado.

Formas sisteman kaj logikan pensadon, faciligas lernadon de aliaj lingvoj.

Transfaka

Eliras ekster edukado, uzata en realaj internaciaj komunikoj.

Evoluigas interkulturan kompetentecon kaj mondskalan pensadon.

IPR 2025/410

Tipaj efikoj

— página 11 del PDF —

Je la interfaka nivelo Esperanto kunligas la fakojn. Je la metafaka nivelo ĝi fariĝas ilo de pensado. Tiel interfakeco certigas akordigon de scioj kaj metafakeco provizas ilian sintezon en tuteca sistemo. La sekva ekzemplo montras, ke la ideo de metafakeco ekzistis longe antaŭ ol oni nomis ĝin tiel. Eĉ antaŭ ol la termino interfakeco aperis, ĝian esencon realigis Selma Lagerlöf. Ŝia verko „La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson kun la sovaĝaj anseroj” (1907) kunigis geografion, biologion, historion, popolscion kaj literaturon, transformante lernadon en vojaĝon tra sencaj rilatoj. Tuj poste Lagerlöf fariĝis la unua virino premiita per la Nobel-premio pri literaturo (1909). Ĝuste pro ĉi tiu verko, verkita kiel lerniga literaturo por infanoj, en 1914 ŝi estis elektita la unua virina membro de la Sveda Akademio, kio simbolis rekonon de la metafaka graveco de ŝia verko – la unuiĝo de scienco, literaturo kaj pedagogio. Ŝia libro restas unu el la unuaj agnoskitaj ekzemploj de metafaka didaktiko, kie konado de la mondo konstruiĝas kiel tuteca bildo, ne kiel sumo de faktoj. Intera konkludo En ĉi tiu artikolo estas demonstrite, ke la Paderborna eksperimento, same kiel multaj similaj esploroj, konvinke pruvis, ke Esperanto havas pozitivan influon kaj sur unuopajn lernfakojn kaj sur la ĝeneralan kvaliton de lernado. Estas identigitaj la fundamentoj en la kampoj de pedagogio, informa teorio kaj psikologio, sur kiuj en la sekva artikolo estos pritraktataj la propedeŭtika efiko kiel modelebla procezo, kun klare difineblaj mekanismoj de ĝia kontrolo. Enkonduko en la informteorion malfermas la pordon al la estonteco: ĝuste la specifo de modelado kune kun modernaj kalkulkapabloj ebligas uzi la propedeŭtikan efikon de Esperanto kiel bazan, per praktiko jam de pli ol jarcento konfirmitan teorion por la teknologioj de la informa epoko. Tiel, estas difinitaj ĉiuj ĉefaj elementoj de la ambicia celo de la serio, kaj la sekva artikolo montros, kiel tiuj teorie bazitaj komponantoj kunmetiĝas en unu tutecan sistemon, en kiu ĉiu elemento servas al la komuna celo – altigi la efikecon kaj la sencoplenecon de lernado.

IPR 2025/411

— página 12 del PDF —

Referencoj Frank, H., & Barandovská, V. (1991). Lernplifaciligo pro antaǔmetitaj lingvokursoj. Internacia Pedagogia Revuo, 4,11–15. (Represita en Barandovská, 6, 1993, pp. 621–625.) Frank, H., & Formaggio, E. (1992). La profito el propedeǔtika (speciale lingvo-orientiga) instruado depende de la aĝo kaj transfero. GrKG / Humankybernetik, 33(4), 164–174. (Represita en Barandovská, 6, 1993, pp. 1026–1036.) Frank, H., & Lobin, G. (1998). Lingvo-orientiga instruado – Klerigscienca kontribuo al la lingvokibernetiko interlingvistika / Sprachorientierungsunterricht – Ein bildungswissenschaftlicher Beitrag zur interlinguistischen Sprachkybernetik. München: KoPäd. Madella, A. (2023). Esperanto: facile lernebla kaj helpo en la studo de aliaj lingvoj. Pisa: Edistudio. ISBN 978-88-7036-095-0. Moiseev, N. N. (1979). Mathematical problems of system analysis. Moscow: Nauka. – pp. 45–53. Nobel Prize Outreach AB. (1909). The Nobel Prize in Literature 1909 – Selma Lagerlöf: Facts. Prenita de https://www.nobelprize.org/prizes/literature/1909/lagerlof/facts/ Piaget, J. (1972). The epistemology of interdisciplinary relationships. Interdisciplinarity: Problems of teaching and research in universities. – pp. 127-139. Wiener, N. (1961). Cybernetics: or Control and communication in the animal and the machine (2nd ed.). MIT Press. – pp. 24–31.

Konversacia Trejnejo (Paroligi la senparolajn esperantistojn.) de Francesco FRANCESCHINI Kiam kara Arko, en unu el niaj semajnaj videokonversacioj raportis, ke multaj ĉinoj esperantiĝintaj en la okdekaj jaroj tute ne parolas Esperanton, mi ne kapablis tion kredi. En mia cerbo, lingvo estas la voĉo de la homoj, kiuj ĝin parolas. Lingvo mortas kune kun sia lasta parolanto. Eĉ mortinta lingvo tamen postulas la kapablon paroli, ĉar por ĝuste legi en ĝi, necesas IPR 2025/412

— página 13 del PDF —

koni ties ritmon kaj sonfluadon. La ideo pri tiuj „senparolaj” kvankam aktivaj esperantistoj pripensigis min kaj instigis min verki paroligan projekton. Riĉigite de la altvalora kontribuaĵo de Arko, naskiĝis „Konversacia Trejnejo”. La 22-an de oktobro 2024, 34 ĉinaj homoj fizike disigitaj en la vastego de la lando, surekrane aperigis siajn bildetojn gapante antaŭ senakĉenta italo, kiu tro rapide parolis Esperanton el 6 horzonoj okcidente. Krom kelkaj esceptoj, neniu komprenis min. Mi stimulis demandojn, sed neniu kuraĝis. Neniu el tiuj, kiuj tamen kapablas ĉine pridiskuti dum tagoj ian tiklan, sed averaĝe ne tiel gravan gramatikaĵon. Arko jam informis min, ke ili lernis per nura gramatika studado kaj per pedanta tradukado el kaj al la lingvo denaska. Kaj ke, en la ĉina eduka sistemo, en ĉiu klasĉambro estas 40 studentoj, kiuj ne aŭdacas demandi. Pro tio, du feraj reguloj antaŭkomence estis truditaj: „paroli nur „Esperante” kaj „starigi demandojn”. Por ke la dua sukcesu, kelkaj semajnoj bezonatis. Ene de la unua monato, la konstato pri du diversnivelaj partoprenantaroj sugestis dividi la grandan klason en du apartajn ĉambrojn kaj la 27-an de novembro komenciĝis merkrede la 2-a – nivela sesio ĝis la 2-a de julio 2025, unu tagon post la fino de la marda sesio. Esperantistoj, kiuj vizitadas la UK-ojn, konas la malfacilaĵojn, kiujn ĉinoj spertas parolante Esperanton. Malgraŭ la simplaj karakterizaĵoj de la Esperanta fonologio, kelkaj sonoj ne ekzistantaj en la ĉina lingvo postulas fonetikan instruadon, kiu facile sukcesas ĉe la komencaj lecionoj, sed pli kaj pli komplikiĝas kun la tempopaso. Alia problemo baldaŭ evidentiĝis: severa malfacileco orele kompreni la parolatan lingvon eĉ deklamitan de la plej elstaraj kaj klaraj parolantoj. IPR 2025/413

— página 14 del PDF —

Arko kaj mi multe pridiskutis la kialojn de tiuj mankoj. Evidentiĝis, ke maltaŭga metodo kaj mispreparitaj „instruistoj”, mem malkapablaj paroli la lingvon, estas la ĉefaj kaŭzoj. Lerni Esperanton nur per la okuloj, studante gramatikon kaj legante tekstojn sen interago kun flua lingvoparolanto, nepre kondukas al tio; certe, multe legi Esperante, prefere laŭtvoĉe kaj publike, iom helpas; bedaŭrinde, lege lernitajn sed parole ne uzatajn vortojn oni facile forgesas.

Uzi sensojn, trejni muskolojn, akiri fizikajn, praktikajn rezultojn per imitado estas tio, kion homoj kapablas fari ekde sia naskiĝo: ĉio estas jam profiteble preta en ĉies DNA. Imiti sonojn, rilatigi ilin al konceptoj pri objektoj, estaĵoj, agoj, ecoj kaj sekve paroli estas milionoble pli facile kaj nature ol skribi, legi kaj traduki. Tio devus esti ekde la komenco kaj per tio oni povas draste redukti la lernadtempon kaj multobligi la kontentecon de la lernanto. Mi ne estas instruisto laŭ la formalaj vojoj. Sed kiel ĵurnalisto, klarigado kaj populariga disvastigado de malfacilaj temoj fariĝis la ĉefa okupiĝo en mia vivo; ĉiam per simpla sed plejeble interesa kaj rigora rakontado kaj debato. El sperto mi scias, ke por kundividi scion kaj kunhavigi ĝin kiel penslaboratorion, kiel komunan konkeron, la unua paŝo estas malrapidigi, doni al ni tempon kaj paŭzi ĉe la rando de tio, kion ni ne scias. Trovi la plej stimulajn demandojn, la necesajn materialojn kaj krei spacon, kiu permesas al ni esplori novajn padojn. Por Konversacia Trejnejo, mi bezonis imagi materialojn aŭ ilojn, kiujn ni povas kune konstrui, kune manipuli kaj modifi, kiuj estas samtempe simplaj kaj efikaj, ĉar ni ne povas limigi nin al nura legado de tekstoj. IPR 2025/414

— página 15 del PDF —

La celo estas transformi inertan en vivantan scion, eksperimenti per metodo kapabla instigi nin esplori. En tia instruado, la unua bezonata afero estas la tempo: havi sufiĉe da ĝi, ŝteli ĉion, kio necesas.

Manko de tempo estas ĝenerala plendo de multaj instruistoj, sed perspektiva ŝanĝo bezonatas. Ni trovas tempon, se ni proponas malpli da temoj kaj elektas plonĝi pli profunde, imagante instrumetodon, kiu ne estas disŝutita en araneaĵo de multnombraj samplanaj horizontalaj ligoj, sed serĉas vertikalecon, kiu puŝas nin plonĝi profunden kaj ŝvebi supren. Ĝuste tion mi intencis injekti en „Konversacia Trejnejo”. Emocio estas la sento, kiun mi lernis fortikigi en la virtualaj klasoj de nuntempaj virtualaj lernejoj; emocio estas la ripeta ĝojo de la defio, de la penado kaj de la konscia respondeco esti referencpunkto, formanta punkto. La celo estas mense kaj kore transdoni kune kun la lingvo ĝian animon, la „internan ideon”. La „interna ideo”, la pulsanta koro, kiun Zamenhof enblovis en sian lingvon, kiu sola sufiĉas por pravigi la laboron necesan por ĝin konkeri. Tion mi ricevis de mia majstro Renato [Corsetti] kaj de tiuj, kiuj poste daŭrigis lian agadon. Tion mi klopodas restarigi hodiaŭ al miaj lingvaj gefratoj kaj al tiuj, kiuj en la estonteco volos partopreni en tia sperto komuna. Hodiaŭ pli ol iam ajn necesas komuniki. Tiu ĉi tiom interplektita mondo, eĉ en la merkato de la superkonoj, pli ol iam ajn, hodiaŭ postulas humanismajn kompetentecojn kaj homan komunikadon. Esperanto estas perfekta ilo por kontraŭbatali kaj kunteni la kaoson, ĉi tiun antropologian kaj kulturan tertremon, kiu trapasas la nunan mondon. IPR 2025/415

— página 16 del PDF —

Role de instruisto, mi celas esti honeste malŝatata prefere ol plaĉe kamaradeca aŭ simpatie trompema: alivorte, pli bone malbelaj veroj ol belaj mensogoj aŭ tragikaj preterlasoj. Tio foje postulas tempon por esti komprenata kaj akceptata, sed trans tiu sojlo, estiĝas rilato je tia fido kaj respekto, ke la interkomunikado fariĝas efike facila kaj ĝojiga. Edukado estas esence rekta rilato: oni ne povas mediacii, oni povas plene repliki ĝin nek per aŭtomataj iloj, nek per artefarita inteligento (AI). Tion, kion instruisto povas iniciati kaj konstrui per rigardo, gesto, persona voĉtembro, samtempa emocia kontakto, silento plenigita per intelekta konekto, neniu maŝino iam ajn povos rekrei. Maŝinoj certe pli kaj pli kapablos lernigi nociojn kaj informi la homojn, trejni ilin per ripetado ktp., sed instrui, krom la cerbo postulas la koron kaj per ĝi la konektadon de homaj sentoj kaj sensoj, kiun nur interhoma rilato sukcesas starigi. Sed de la maŝinoj, bona instruisto lernu mezuri kaj taksi la rezultojn kaj uzi tiujn informojn por perfektigi sian agadon. Interalie tio multe helpos malebligi la formadon de „senparolaj” esperantistoj. Kiam KT-ano reveninte el la UK en Brno, kun briletantaj okuloj, ridetanta mieno kaj entuziasma voĉo diris al mi: „Ĉi-jare, unuafoje mi ĉion komprenis kaj ĉiuj min!”, partoprenante tian ĝojon mi pensis: „Jen la rezultoj, kiujn ni celis!”. La posta penso tuj direktiĝis al novaj kaj malnovaj konversaciemuloj, kiuj jam atendas la malfermon de Konversacia Trejnejo, la dua. Feria tempo finiĝis. Ek! IPR 2025/416

— página 17 del PDF —

Aldono de GONG Xiaofeng (Arko) La virtuala kursaro „Konversacia Trejnejo” estas la unua, ĝis nun unika kursaro gvidita de alilanda esperantisto en la historio de la Ĉina E-instruado. La kursaro daŭris 8 monatojn, 35 semajnojn. Antaŭe mi organizis kaj helpis S-ron Dennis Keefe gvidi vintrajn E-kursojn dummonate en Hainan-insulo kaj en la urbo Guangzhou en la jaroj 2010-2012; mi invitis kelkajn alilandajn E-instruistojn ekz. Peter Weide fizike viziti nian seminarion pri E-instruado en la urbo Taiyuan kaj ili volontule gvidis E-kursaron dumsemajne, tamen virtuale organizi E-kurson por alilanda E-instruisto estas unua fojo dum mia vivo. Kiel diris Franĉesko, ni konatiĝis unu kun la alia ĉe iu reta kurso pri komuna lernado de Paŝoj al Plena Posedo (William Auld). Post babilado venis ideo al ni, ke mi organizu por li retan E-kurson en Ĉinio. Mi admiras lin el mia korprofundo ĉar, por pli faciligi kontakton kun ĉinaj esperantistoj, li lernis manipuli la ĉinajn mesaĝaplikaĵojn „WeChat” kaj kunvenejon „VooV (Tencent)”, ĉar ZOOM ne estas uzebla en Ĉinio. Mi ne atendis, ke liaj kursoj estos tiel varme dezirataj: kelkdekoj da ĉinaj esperantistoj sekvis lin dum okmonata kursaro. Fakte Franĉesko gvidis ne nur tiun ĉi konversacian trejnadon, sed ankaŭ kurson por junaj komencantoj, nomatan „Esperanto-Kurso per Natura Akcelita Metodo”. Partoprenis 11 junuloj malpli-ol-40-jaraj, kun 4 helpinstruistoj. Tiu ĉi baza kurso daŭris 13 IPR 2025/417

— página 18 del PDF —

semajnojn, ĉiusemajne 2-3 horojn. Malsame ol ĉiuj ĉinaj E-kursoj, Franĉesko ne nur donis al kursanoj hejmtaskojn, sed ankaŭ korektis ilin zorgeme. Ĉiusemajne dufoje minimume unu horon Franĉesko kaj mi diskutis pri la kursoj, la materialoj, la progresoj kaj mankoj de kursanoj ktp. Post ĉiu leciono mi faris statistikojn pri la nombro kaj horoj de la ĉeestantoj, kiuj estas tre elokventaj. Mi mem estis universitata profesorino kun 30 jaroj da spertoj de instruado. Mi instruis ankaŭ Esperanton en la universitato de 2004-2023 kaj kelkfoje gvidis retajn E-kursojn. Mi havis multe da studentoj bakalaŭraj, magistraj kaj doktoraj, sed dum mia instruado, mi neniam riproĉis ilin, neniam malpacienciĝis kontraŭ ili. Mi pensis, ke mia pacienco jam sufiĉe bonas, tamen ne atendite, Franĉesko havas eĉ pli grandan paciencon ol mi. Liaj ridetoj kaj afablaj mienoj alportis al ĉinaj kursanoj grandegan kuraĝigon. S-ro Nan Youli, pli-ol-80-jaraĝa, honora membro de UEA, ĉeestis ĉiun lecionon de Franĉesko. Li pli ol unu fojon laŭdis antaŭ mi kaj suspiris kun emocio, ke Franĉesko vere estas instruisto malfacile trovebla. Post la fermo de la kurso S-ro Nan sendis al mi siajn vortojn, petante min transsendi al Franĉesko. Mi kopiis ilin jene: 2025/7/2 Nan skribis al Franĉesko: „Tre estimata, Mi estas via eksterordinara lernanto Nan Youli. Kaj vi meritas la nomon de eksterordinare eminenta esperanto-instruisto, kiun mi renkontis en Ĉinio dum kelkdek jaroj! Ok monatoj pasis. Vi ĉiam restas ridanta, ĉiam montras grandan paciencon, ĉiam tenas grandan toleremon al viaj kursanoj. Vi kontribuas eksterordinare al ĉina esperantujo! Via penigo venigas certe progreson por nombro da ĉinaj samideanoj. Vi laboregas kun nenia profito privata, vi gajnas la koron de ĉinaj esperantistoj! Se iutage vi vizitus Ĉinion, vi trovos fidelajn amikojn ĉie! Akceptu mian admiron kaj respekton! amike kaj lernante via Nan” Mi konfirmas, ke tiuj vortoj estas sentoj esprimitaj ankaŭ de ni ĉiuj kursanoj. Nun en nia babila grupo ĉinaj esperantistoj jam kutimiĝas babili per Esperanto. La 2-a sesio de Konversacia Trejnejo jam komenciĝis, kursanoj partoprenas en ĝi kun plena fervoro en sia laboro. Ankaŭ nova kurso por veraj komencantoj malfermiĝos baldaŭ. Ni laboru! IPR 2025/418

— página 19 del PDF —

Plurlingvismo kaj cifereco transformas nuntempan lingvopedagogion: mediacio, miksita lernado kaj la propedeŭtika valoro de help-lingvoj Aŭtoro: D-ro Roberto PIGRO (Kipro) Institucio: MD, MA, PhD Universitato de Udine (Italio). Licea instruisto, iama profesoro de la itala kiel fremda lingvo en Kipra Teknologia Universitato de Limasolo

Resumo: Ĉi tiu artikolo esploras la lastatempan turniĝon en la instruado de fremdaj lingvoj post la sana krizo de 2020 kaj la publikigo de la Komplementa Volumo de la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj (KERL). Oni analizas la ekaperon de mediacio kiel centra kapablo en komunika edukado, la firmiĝon de miksita lernado kiel norma modelo, kaj la kreskantan atenton al plurlingva edukado de la lernanto. Speciala atento estas donata al la propedeŭtika valoro de lingvoj kun regula strukturo, kiel Esperanto, kiuj montras utilon en komenca trejnado de metalingva konscio, kiam uzataj tra ciferecaj rimedoj. La artikolo proponas kadron por integra, fleksebla kaj inkluziva lingvopedagogio, kiu kunigas ciferecajn agojn, interagan instruadon kaj la aktivigon de la tuta lingva repertuaro de la lernanto. Ŝlosilvortoj: lingvopedagogio; mediacio; miksita lernado; plurlingvismo; propedeŭtiko; ciferecaj rimedoj; Esperanto Enkonduko: la post-pandemia ŝanĝiĝo de lingvoinstruaj paradigmoj La instruado de fremdaj lingvoj dum longa tempo centriĝis ĉirkaŭ la regado de gramatikaj formoj kaj la reproduktado de normaj modeloj. Tamen la lastaj jaroj markis rimarkindan ŝanĝiĝon: la necesa transiro al ret-bazita IPR 2025/419

— página 20 del PDF —

instruado dum la kovim-pandemio montris la limojn de ekskluzive fronta pedagogio kaj samtempe rapidigis la ekaperon de modeloj, kiuj kombinas ĉeestajn kaj neĉeestajn fazojn en unu kohera procezo. Paralele al tiu sperta ŝoko, la Komplementa Volumo de KERL (2020) oficiale difinis mediacion kiel fundamentan elementon de komunikado, postulante novan rigardon al la rolo de lernantoj, ne plu kiel pasivaj ricevantoj, sed kiel aktivaj agantoj en interŝanĝaj situacioj. La du tendencoj, nome ciferecigo kaj teoria renovigo, kondukas pli kaj pli al komprenado de lingvolernado kiel socia kaj kunlabora agado, en kiu plurlingvaj rimedoj estas ne marĝenaj, sed kernaj. La rolo de mediacio en la nova kadro de lingvokompetenteco La koncepto de mediacio, laŭ KERL, ampleksas situaciojn, en kiuj la lernanto helpas transdoni mesaĝon, faciligas interagon aŭ interpretas enhavon por alia ricevanto. Temas pri agadoj kiel parafrazo, resumo, komento, klarigo, sed ankaŭ pri interpersona pontado inter interparolantoj kun malsamaj lingvaj konoj. Tia difino alportas al profunda ŝanĝiĝo en la indikado de la kriterioj de sukceso: anstataŭ nura formala ĝusteco gravas strategia efikeco, kapablo administri signifojn, adapti mesaĝojn, kaj utiligi ĉiujn disponeblajn lingvajn rimedojn, inkluzive de la gepatra lingvo aŭ aliaj jam konataj fremdaj lingvoj. Mediacio tiamaniere ligiĝas nature al la nocio de plurlingva repertuaro: oni ne plu imagas tiun lastan kiel aron da apartaj „skatoloj”, sed kiel interrilatan sistemon, el kiu oni povas libere ĉerpi dum reala komunikado. Miksita lernado kiel organiza respondo al novaj postuloj Post la grandskala uzo de retaj platformoj dum la kovim-pandemio, miksita lernado (kun kombino de aŭtonomaj ciferecaj agadoj kaj ĉeestaj interagoj) jam estas ne escepta opcio, sed stabila normo en multaj edukaj sistemoj. La divido inter iu fazo de memstara ensorbado de enigaĵo (ekz. per lernoplatformoj, subtekstigitaj filmetoj aŭ interagaj ekzercoj) kaj iu alia fazo de sinteza interago (rol-ludoj, debatoj, problemo-solvado) ebligas plejbonigitan uzadon de tempo kaj rimedoj. La ĉeesta instruado estas IPR 2025/420

— página 21 del PDF —

rezervata por agadoj, kiuj bezonas interpersonan interŝanĝon, dum la cifereca parto subtenas ripeton, reflekton kaj celfiksadon laŭ la specifa ritmo de la unuopa lernanto. Ĉi tiu modelo montriĝas aparte taŭga por integri taskojn pri mediacio, ĉar ĝi ebligas preparajn etapojn en sekura medio, antaŭ ol eniri en kompleksajn interagojn. Plurlingva aktivigo kaj la okazo de propedeŭtikaj lingvoj Plurlingvismo en la KERL-kompreno estas ne nur politika slogano, sed didaktika principo: oni kuraĝigas la lernanton utiligi sian tutan lingvan sperton por solvi komunikajn situaciojn. En tiu kunteksto, lingvoj kun regula gramatiko kaj travidebla vortfarado povas ludi gravan rolon kiel komencaj iloj por trejni analizan kapablon pri lingvaj strukturoj. Eksperimentoj plenumitaj en germanaj kaj polaj lernejoj kadre de la t.n. „Metodo Paderborn” montris, ke mallonga enkonduka kurso en tiel simpla sistemo povas plibonigi konscion pri vortstrukturo kaj funkcioj de finaĵoj, kio poste faciligas la lernadon de nacilingvoj. La efiko estis aparte rimarkebla ĉe lernantoj kun malalta memfido: la rapideco de progreso en regula sistemo kreas senton de kompetento, reduktante la tiel nomatan afekcian filtrilon. Per nuntempaj ciferecaj rimedoj (interretaj kursoj, aŭtomataj ekzercoj, voĉlegaj iloj) tia propedeŭtika modulo povas esti facile integrita en iun vastan lernoplanon. Konkludo: ek al orkestra, fleksebla kaj inkluziva modelo de lingvoinstruado La nuna fazo de lingvopedagogio montras movon for de unudirekta transdono de reguloj al dinamika administrado de signifoj tra diversaj kanaloj, medioj kaj lingvoj. Mediacio, miksita lernado kaj plurlingva strategio estas ne apartaj elementoj, sed partoj kaj eroj de la sama logiko: la lernanto devas ricevi ilaron por agi en kompleksaj komunikaj medioj, kie flekseblo kaj kunlaboremo estas same gravaj kiel gramatika ĝusteco. Lingvoj kiel Esperanto, se proponataj kiel metalingva trejnilo kaj ne kiel fin-celo, pruvas tion, ke la vojo al multlingva kompetenteco povas esti IPR 2025/421

— página 22 del PDF —

planita laŭ ekonomia kaj motiviga maniero. La defio plurfoje por la instruisto konsistas en la kunordigo de tiom da diversaj rimedoj en konsekvenca pedagogia teksaĵo. La estonta esplorado devus plivastigi empiriajn datumojn pri la efikoj de ciferecaj mediaciaj taskoj kaj pri la longtempa influo de propedeŭtikaj moduloj je plurlingva evoluo. Tamen jam klare videblas, ke rimarkinda transformiĝo nun okazas, kaj ke la plej sukcesaj praktikoj estas tiuj, kiuj akceptas la kompleksecon kaj diversecon de la lingvolernada ago anstataŭ provi redukti ĝin al ununura, unuopa formo. Bibliografiaj referencoj Balboni, P. E. (2018). Le sfide di Babele: Insegnare le lingue nelle società complesse (Nuova edizione). Torino: UTET Università. Cognigni, E. (2020). Il plurilinguismo come risorsa. Prospettive teoriche, politiche, educative e pratiche didattiche. Pisa: Edizioni ETS. Consiglio d’Europa / Council of Europe. (2020). Quadro comune europeo di riferimento per le lingue: Apprendimento insegnamento valutazione – Volume complementare. Milano: La Nuova Italia. Ellis, R. (2003). Task-based Language Learning and Teaching. Oxford: OUP. Little, D. (2007). The Common European Framework of Reference for Languages and the role of learner autonomy. Brussels: Council of Europe. Perrone B., & Diadori P. (a cura di). (2023). Didattica della lingua straniera e nuovi spazi di apprendimento: il Blended Language Learning. Novara: UTET Università. Van Lier, L. (2004). The Ecology and Semiotics of Language Learning. Boston: Kluwer. Vezzali, L., & Stocchi, F. (2019). L’insegnamento delle lingue con le nuove tecnologie: Dalla teoria alla pratica. Roma: Carocci. Vygotskij, L. (1978). Mind in Society: The Development of Higher Psychological Processes. Cambridge, MA: Harvard University Press. Frank, H. (1976). Esperanto und Schule. München: Reinhardt Verlag.

IPR 2025/422

— página 23 del PDF —

Esploro pri Reta Instruado de Esperanto Bazita sur „Paŝoj al Plena Posedo” WEI Yubin (Jado), ZHANG Yating (Jatina) Resumo Paŝoj al Plena Posedo, verkita de William Auld, estas de mez- al – altnivela lernolibro de Esperanto, celanta profundigi komprenon kaj pensadon en la lingvo pere de tekstlega trejnado. La lernolibro emfazas kuntekstan lernadon de novaj vortoj, tiel reduktante la bezonon uzi nacilingvajn klarigojn aŭ vortarojn. Ekde 2023, ni efektivigas retan instruadon pere de la platformo Tencent Meeting, esplorante instruajn modelojn taŭgajn por virtuala medio. La komenca modelo „memlernado-interŝanĝo-ekzerco” montris malaltan efikecon pro malsamaj lernant-niveloj kaj manko de adekvata reagomekanismo. Sekve, ni optimumigis la modelon al „memlernado-instruadoekzerco”, en kiu la instruisto rolas kiel gvidanto de klarigoj, uzante heŭristikajn demandojn kaj tavoligitajn ekzercojn. Tiu aliro signife plibonigis la strukturon kaj efikecon de la kurso. La spertoj de la praktiko montras, ke la nova modelo kongruas kun la pedagogiaj principoj de la lernolibro, kaj povas servi kiel referenco por efektivigo de mez- al – alt-nivela reta Esperanto-instruado. 1. Enkonduko Esperanto, kiel internacia helpolingvo, celas ne nur lingvokapablojn, sed ankaŭ transkulturan komprenon kaj sendependan lingvan pensadon. Paŝoj al Plena Posedo (1967), klasika lernolibro por mez- kaj alt-nivelaj lernantoj, verkita de William Auld, pledas: „Esperanton oni plej bone lernas per studado de bona Esperanto.” Ĝi disvolvas lingvokapablojn per kunteksta legado. La lernolibro inkluzivas vortlistojn en Esperanto, instigante lernantojn diveni vortsignifojn per kunteksto, uzante naciajn vortarojn nur kiam necese, por redukti nacilingvan interferon kaj plifortigi esperantan lingvosenton kaj penssendependecon. Ekde 2023, ĉi tiu esploro centriĝas pri tiu lernolibro kaj praktikas interretan instruadon per la platformo Tencent Meeting, celante konstrui retan instru-modelon taŭgan por meza kaj supera niveloj de lernantoj. Ĉi tiu artikolo analizas la problemojn kaj optimumigajn vojojn en la instruprocezo, IPR 2025/423

— página 24 del PDF —

esploras la instruajn strategiojn kaj efikecon de Paŝoj al Plena Posedo en reta medio, kaj proponas reprodukteblan referencan sperton por la interreta edukado pri Esperanto. 2. Karakterizaĵoj de la Lernolibro kaj Dezajno de Instrua Modelo 2.1 Karakterizaĵoj kaj Instruaj Celoj Paŝoj al Plena Posedo estas fundamenta lernolibro por altnivelaj Esperanto-lernantoj, konsistanta el 30 didaktike strukturitaj unuoj. La enhavo prezentas diversajn tekstĝenrojn: • Beletristikaj tekstoj (50%) • Poeziaj verkoj (10%) • Fakaj artikoloj (10%) • Aliaj lingvouzoj (30%) Ĉiuj materialoj prezentas aŭtentikajn komunikajn situaciojn en Esperanto. En la ĉefaj pedagogiaj trajtoj inkluziviĝas: • Kunteksta lernmetodo: Lernantoj evoluigas la kapablon dedukti vortsignifojn el situacia kunteksto, akirante naturan lingvosenton. • Senpera lingva aliro: Ĉiuj difinoj kaj klarigoj estas esprimitaj en Esperanto mem, reduktante dependon de la denaska lingvo. • Gradigita malfacileco: La tekstoj progresas laŭ klare difinita hierarkio de gramatika kaj stila komplekseco. • Integrita ekzercosistemo: Ĉiu unuo proponas balancitan kombinon de: o Vortprovizaj taskoj o Gramatikaj aplikoj o Esprimkapablo-ekzercoj La lernolibro supozas antaŭan scion de baza gramatiko kaj aktivan regon de ĉirkaŭ 700 fundamentaj radikoj. Per sistema enkonduko de pliaj 1 682 radikoj, ĝi etendas la vortprovizon al proksimume 2 400 vortoj, ebligante atingi veran mezaltnivelan lingvan kompetenton. 2.2 Komenca Instrua Modelo: „Memlernado-Interŝanĝo-Ekzercado” Surbaze de legado-instrua filozofio kaj retaj kondiĉoj, la komenca modelo konsistis el tri etapoj: • Memlernado (antaŭleciona): lernantoj aŭtonome legas tekstojn, trapasante „unuan legadon-relegadon-profundan legadon”, provante kompreni vortojn per kunteksto. IPR 2025/424

— página 25 del PDF —

• Interŝanĝo (enleciona): lernantoj laŭvice klarigas tekstpartojn, reciproke kompletigante komprenon, kun instruistaj gvidado kaj korekto. • Ekzercado (en- aŭ postleciona): lernantoj plenumas akompanajn ekzercojn por plifirmigi scion kaj ricevi reagadon pri lernprogreso. 2.3 Problemoj dum Efektivigo Kvankam la modelo kongruis kun la lernolibro, praktikaj problemoj aperis: • Kapablodiferencoj: neegala kvalito de memlernado kaŭzis malsamajn komprenonivelojn, deturnante klasdiskutojn de ĉefpunktoj kaj malaltigante la efikecon. • Neregata ritmo: la diskutoj estis tro liberaj kaj malfacile gvideblaj, kio malekvilibrigis la tempon. • Malforta reagomekanismo: Mankis tujaj diagnozoj kaj celitaj korektoj, kio rezultis persistajn miskomprenojn. 3. Optimumigo de la Instrua Modelo 3.1 Optimumigita Modelo: „Memlernado-Instruado-Ekzercado” Surbaze de identigitaj problemoj kaj sugestoj de lernantoj, la instrua modelo estis reviziita jene: • Memlernado (antaŭleciona): daŭrigas la legadprocezon kun emfazo pri la uzo de la vortlisto. ● Instruado (dumleciona): la instruisto gvidas klarigojn, fokusante al lingvaj malfacilaĵoj, frazostrukturoj kaj tekstaj stiloj; ŝi/li uzas inspirajn demandojn por stimuli pensadon kaj diskutojn. • Ekzercado (postleciona): estas asignitaj tavoligitaj ekzercoj, kun instruista reagado adaptita al la individuaj bezonoj de lernantoj. 3.2 Optimumigaj Rimedoj • Inspiraj demandoj: demandoj kiel „Kio estas la ĉeftemo de tiu ĉi paragrafo?” aŭ „Kiel tiu vorto reflektas la kuntekston?” instigas aktivan pensadon. • Reagomekanismo: klasaj demandoj kaj ekzerc-rezultoj helpas taksi la lernostaton, ebligante alĝustigojn de instruaj strategioj. • Tavoligitaj ekzercoj: bazaj kaj altnivelaj taskoj respondas al diversaj lernniveloj, kun aldonaj, individuigitaj defioj proponitaj de la instruisto. IPR 2025/425

— página 26 del PDF —

4. Instruaj Rezultoj kaj Reflektado 4.1 Instruaj Rezultoj • Pliigita klasefikeco: Sub la gvidado de la instruisto, la uzo de tempo estas pli racia, kaj la enhavo prezentata restas kohera kaj konciza. • Pliprofundigita tekstokompreno: Lernantoj akiras pli profundan komprenon pri la strukturo de la teksto kaj la uzo de la lingvo, danke al celita instruado kaj analiza legado. • Pozitiva lernrespondo: Lernantoj taksas la lecionojn kiel enhavoriĉajn kaj utilajn materialojn; la inspiraj demandoj stimulas pensadon, dum la memlernado kaj ekzercoj fortigas aŭtonomecon kaj la senton de progreso. 4.2 Mankoj kaj Plibonigaj Direktoj • Limigita individua subteno: La reta instruado malfaciligas personan gvidadon; iuj lernantoj bezonas plian, adaptitan helpon. • Plibonigenda interago: Pro tempaj limigoj kaj teknikaj obstakloj, lernant-partopreno restas malforta kaj nesufiĉe vigla. • Etendeblaj instruiloj: En la estonteco, oni povus integri retajn kunlaborajn platformojn kaj tujajn kvizojn por plifortigi interaktivecon kaj altigi la kvaliton de la instruado. . 5. Konkludo kaj Perspektivoj Per pli ol unujara retinstrua praktiko, la modelo „memlernadoinstruado-ekzercado” pruvis sian efikecon en mez- kaj altnivela esperanta instruado, precipe en tekstokompreno, kultivado de esperanta pensmaniero kaj instrua organizado. La instrua filozofio de Paŝoj al Plena Posedo estis sukcese realigita en reta medio, provizante fareblan ŝablonon por esperanta retinstruado. Estontaj Direktoj por Esperanta Retinstruado • Hibrida instruado: Integri retajn kaj eksterretajn rimedojn por diversigi lernmanierojn kaj subteni malsamajn lernstilojn. • Teknika plibonigo: Enkonduki tujajn kvizojn, voĉajn diskutojn kaj kunlaborajn dokumentojn por riĉigi interagon kaj altigi instruan kvaliton. • Kontinua alĝustigo: Dinamike optimumigi enhavon kaj instruan ritmon surbaze de lernodatumoj kaj partoprenant-reagoj. Ĉi tiu esploro prezentas konkretan kazon de Esperanta retinstruado, proponante aplikeblan sperton por la planado kaj efektivigo de lernolibrobazitaj instruaj metodoj. IPR 2025/426

— página 27 del PDF —

Inkluzivo en retaj kursoj de Esperanto – spertoj el Serbio de Aranka LASLO (Serbio) Enkonduke: Mi estas emerita instruistino de informadiko, esperantistino jam de pli ol kvardek jaroj. Dum mia laboro en la faka mezlernejo Politeknika Lernejo en Subotica (Serbio), mi gvidis nedevigan fakrondon de Esperanto dum pluraj jaroj kaj organizis lokajn sesiojn de KER-ekzamenoj dum la Tutmondaj Ekzamentagoj. Nuntempe mi aktivas kiel estro de la Instruista Sekcio de Serbia Esperanto-Ligo (SEL), kungvidas retajn kursojn de Esperanto kaj kunlaboras en pluraj teamoj de SEL – pri projektoj, la retejo kaj la sociaj retoj de nia asocio. La nocio inkluzivo, menciita en la titolo de ĉi tiu artikolo, devenas de la latina includere, signifanta „inkludi” aŭ „enhavi (ion) kiel parton”. En moderna pedagogia kunteksto ĝi esprimas la ideon de akcepto kaj valoro de diverseco – tiel ke ĉiuj lernantoj, sendepende de siaj fizikaj aŭ mensaj diferencoj, havu egalan aliron al partopreno, lernado kaj evoluo. Tio sonas simpla, tamen en la praktiko la vojo al efektiva inkluzivo restas kompleksa kaj multfaceta. Ni, vidantoj, ĉiutage renkontas obstaklojn kaj lernas venki ilin. Sed kio okazas, kiam iu havas sensan limigon, kiel la foresto de vido? Se oni mem ne travivas tian situacion, oni apenaŭ povas imagi la defiojn, kiujn ĝi alportas. Antaŭ kelkaj jaroj mi unuafoje konatiĝis kun nevidanto – kaj tiel ankaŭ kun la fakto, ke la serbia landa asocio de Esperanto organizas kursojn ankaŭ por blindaj komencantoj. Poste mi pli profunde eniris la temon, konatiĝante kun la blindula E-movado en Serbio kaj en la mondo. En 2022, post la unua reta kurso por blindaj komencantoj, aperis la deziro de tiuj lernantoj daŭrigi sian progreson – ĉi-foje kune kun vidantaj kursanoj. La instruantaro de SEL, tiam ankoraŭ sen spertoj kaj sen formala trejnado pri inkluziva metodiko, akceptis la defion kaj serĉis la plej bonajn manierojn por instrui en tiaj miksitaj grupoj. Tio kondukis al demando: ĉu eblas atingi IPR 2025/427

— página 28 del PDF —

la samajn lernrezultojn por ĉiuj partoprenantoj en grupo, kie vidantoj kaj nevidantoj lernas kune? Kaj kion ni ĉiuj povas lerni el tiu sperto? Gravan eblon por pliprofundigi tiun demandon donis al mi la Instruista Trejnado en Poznano (Pollando). Danke al la Erasmus+ projekto de SEL, Nedeljka LOŽAJIĆ kaj mi partoprenis en unujara trejnado gvidata de Katalin KOVÁTS kaj Ilona KOUTNY ĉe la Universitato Adam Mickiewicz. Tie ni ne nur lernis pri metodiko de lingvoinstruado, sed ankaŭ prilaboris proprajn esplorajn temojn. Por sia finlaboraĵo Nedeljka elektis la temon „Instruado de Esperanto al nevidantoj”, dum mi elektis komplementan temon: „Reta instruado de Esperanto en miksitaj grupoj de vidantoj kaj nevidantoj”. Kiel esplormetodon mi aplikis enketadon inter ĉiuj kursanoj de SEL, kiuj lernis en tiaj grupoj. Krom la analizo de propraj spertoj de kursgvidantoj el Serbio, mi trastudis ankaŭ la disponeblajn naci- kaj E-lingvajn fontojn pri la temo. En tiu ĉi kampo, literaturo kaj spertoj de aliaj instruistoj ankoraŭ malabundas. Miaj bazaj literaturaj fontoj estis la Manlibro pri instruado de Esperanto (redaktita de Katalin Kováts) 1 kaj la gvidlibro de la asocio Digitas24 pri la anglalingva instruado al vidhandikapuloj2. La defendado de niaj finlaboraĵoj okazis en septembro 2024 en Poznano, kune kun la prezentoj de la diplomlaboraĵoj de la studentoj de Interlingvistikaj Studoj. Dum la menciita studjaro aperis anonco pri la konkurso Premio La Torre 2024, kun speciala instigo por universitataj studentoj prezenti siajn esplorojn. Mi decidis plivastigi mian laboron kaj partopreni. Tio signifis enkondukon de novaj datumoj el la plej freŝaj retaj kursoj de SEL, kelkaj jam kun internacia partoprenantaro. La plivastigita laboraĵo, titolita Inkluzivo en retaj kursoj de Esperanto – Ekzemplo de kursaro en Serbio por miksitaj grupoj de vidantoj kaj nevidantoj, ricevis Honoran Atestilon, pro kio mi elkore dankas al la familio La Torre kaj al ILEI. Tiu rekono estis ne nur persona ĝojo, sed ankaŭ signalo, ke la temo de inkluziva instruado meritas pli larĝan atenton en nia komunumo. La ĉefa celo de tiuj esploroj estis metodologie plibonigi la retan instruadon de Esperanto en Serbio – kaj pli vaste, doni praktikajn konsilojn 1

Kováts, Katalin (red.) 2020: Manlibro pri instruado de Esperanto. ILEI, E@I kaj Fondaĵo Edukado.net 2 Jovčić, Ana et al. 2020/21: LEVEL UP – English language program adapted for persons with visual impairment and blindness – Handbook for teachers, DIGITAS24 – Društvo za digitalnu pristupačnost `Asocio pri cifereca alireblo` (Serbio)

IPR 2025/428

— página 29 del PDF —

kaj kuraĝigon al instruantoj, kiuj planas gvidi inkluzivajn retkursojn de Esperanto. La esplorrezultoj montris, ke la avantaĝoj de inkluziva edukado ne limiĝas al la nevidantaj partoprenantoj: ĉiuj lernantoj profitas – per kresko de kunsentemo, pacienco, respekto al diverseco, kaj pli forta sento de komuneco. Tiuj konkludoj kongruas kun la trovitaĵoj de aliaj esploristoj (Popovska Nalevska et al., 2024)3, kiuj montras, ke inkluziva edukado helpas disvolvi humanecon kaj redukti antaŭjuĝojn. La kursoj de SEL konfirmis tion en praktiko: partoprenantoj, vidantaj aŭ ne, lernis ne nur lingvon, sed ankaŭ novan manieron interkompreniĝi kaj kunlabori. Kompreneble, la vojo al plena inkluzivo ne estas sen defioj. Mankas sufiĉe da instruistoj kun sperto pri instruado al nevidantoj, kaj ne ĉiam disponeblas la necesaj kaj taŭgaj teknikaj rimedoj. Multaj instruistoj, eĉ tre sindonaj, bezonas plian trejnadon por lerni kiel plej efike instrui per voĉaj materialoj, klaraj priskriboj kaj racie adaptitaj lerniloj. En mia enketo, 62,5 % de la kursanoj opiniis, ke lernado en miksitaj grupoj ne havas malavantaĝojn. Tio estas kuraĝiga signo, kvankam ĝi verŝajne reflektas ankaŭ la entuziasmon kaj pozitivan etoson de la analizitaj kursoj. La konkludo de serbiaj kursgvidantoj estis, ke por komencantoj plej efikas apartaj grupoj, kie instruistoj kun sperto pri nevidantaj lernantoj povas doni solidan bazon; poste, en pli altaj niveloj, miksitaj grupoj nature kondukas al riĉiga interŝanĝo de spertoj kaj perspektivoj. Krom tiuj ĉefaj konkludoj pri la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la inkluziva instruado kaj lernado, la esploroj traktis ankaŭ plurajn aliajn vidpunktojn: la teknikajn kaj organizajn kondiĉojn, la psikologiajn faktorojn, kaj la efikajn metodojn de komunikado kaj kunlaboro inter vidantoj kaj nevidantoj. Kiam la partoprenantoj – lernantoj kaj kursgvidantoj – estas malfermitaj al la laboro en inkluziva grupo, post tre mallonga tempo komencas esti senteblaj la pozitivaj efikoj de tia kunlaboro kaj disvolviĝi la inkluziva 3

Popovska Nalevska, Gorica et al. 2024: Inclusive education for students with disabilities in the Republic of North Macedonia – challenges and perspectives, Conference proceedings: Improving the quality of life of children and youth, XV International scientific conference „Improving the quality of life of children and youth”, Istanbul, Türkiye, Turska, printita: Tuzla (Bosnio kaj Hercegovino) http://erf.untz.ba/web/wp-content/uploads/2024/06/Zbornik\_2024\_II-dio\_compressed.pdf

IPR 2025/429

— página 30 del PDF —

kulturo. Tian „komunumon” (kursogrupon), konstruitan sur respekto kaj egala partopreno, la kursanoj vizitadas ankaŭ pro la sento de komuneco kaj aparteno al la grupo, ne nur pro la lingvolernado. La inkluzivo en edukado devas esti reciproka, kunlabora – kiam ambaŭ flankoj (en nia kazo: vidantoj kaj nevidantoj – kaj lernantoj kaj instruantoj) akceptas la situacion kaj adaptiĝas al ĝi, kunlaboras kun altnivelaj malfermiteco, toleremo kaj kunsentemo. En la mondo ofte dividita de diferencoj, inkluziva instruado per Esperanto montras, ke diverseco ne estas baro, sed rimedo por reciproka lernado, dum kiu disvolviĝas pluraj gravaj universalaj valoroj por ĉiuj partoprenantoj, kiel altruismo, humaneco kaj respekto al diverseco.

Esperanto en EuroCALL 2025, aŭ kial denove gravas metalingvistika konscio de Alessandra MADELLA (Italio) De la 27-a ĝis la 30-a de Aǔgusto 2025, mi havis la ŝancon partopreni en la konferenco EuroCALL (Eǔropa Asocio por Komputil-helpata Lingvolernado), kiu okazis ĉe la Katolika Universitato de la Sankta Koro (Università Cattolica del Sacro Cuore) de Milano, Italio. Temas pri granda internacia konferenco pri tio kiel lingvo-instruado povas uzi la novajn teknologiojn en efika kaj soci-konscia maniero, kiu ĉi-jare havis kiel titolon „Advancing CALL: New Research Agendas” (Antaŭenigi komputil-helpatan lingvolernadon: Novaj esploraj vojmapoj). Danke al la financa subteno de UEA kaj ESF, mi povis tie daŭrigi la gravajn rilatojn kun fakuloj pri aplikata lingvistiko, pri kiuj longe zorgis Duncan Charters, kun la grava helpo de Ilona Koutny kaj de ŝiaj poznanaj studentoj. Mia anglalingva prelego The „30 Golden Hours” Project to Learn and Teach Esperanto (La projekto ’30 Oraj Horoj” por lerni kaj instrui Esperanton), kiun mi prezentis nome de Zaozhuang-a Universitato kaj ILEI, estis akceptita en la oficiala programo. Ĝia internacia publiko inkluzivis interalie japanajn profesorojn pri anglalingva instruado, kanadan respondeculinon pri lingvo-kursoj ĉe la Universitato de Lausanne kaj italajn doktoriĝontajn studentojn pri lingvodidaktiko de la Universitato por Fremdlandanoj de Perugia. Ili multe interesiĝis pri la ideo de metalingvistika kompetento akirebla pere de IPR 2025/430

— página 31 del PDF —

Esperanto, sur kiu baziĝas la video-kurso de tiu projekto por lernejaj instruistoj kaj mia libro pri la historio de la eksperimentoj celantaj pruvi la propedeŭtikecon de Esperanto, kiu akompanis ĝin (Esperanto: facile lernebla kaj helpo en la studo de aliaj lingvoj, Edistudio, 2023).

Dum ĉiuj tagoj mi povis aŭskulti multe da interesaj prelegoj kaj prezentoj de afiŝoj fare de kolegoj, starigante demandojn kaj, se eble, parolante al ili pri Esperanto. Ekzemple, profesorino Ana Gimeno de Universidad Politécnica de València prelegis pri kunlaboro kun itala mezlernejo por la projekto CLIL (Content and Language Integrated Learning: Integrita lernado de lingvoj kaj fakaj enhavoj), kiu uzis artefaritan intelekton surbaze de la plurlingva platformo clistore.eu. Al mia demando, ĉu inter ties lingvoj troveblas ankaŭ Esperanto, la profesorino donis pozitivan respondon, sed evidentiĝis la malmulto da lerno-rimedoj tien alŝutitaj. Ŝi mem tre afable proponis kontakti la programiston de la platformo, se mi povus sendi al ŝi Esperantan vortaron. Mi tion faris post la konferenco, sendante la italanEsperantan H-vortaron, senpagan retan version de la fama vortaro de Carlo Minnaja. Mi ĝojas diri, ke mi jam ricevis dank-mesaĝon de la programisto – verkitan parte en Esperanto! –, kiu konfirmis, ke li jam alŝutis la vortaron, kiu estas tre bonkvalita kaj estis tre facile aldonebla. Alia CLIL-rilata IPR 2025/431

— página 32 del PDF —

ekzemplo de utila interŝanĝo de informoj okazis kun Ilaria Compagnoni, asistanta profesorino de Universitato Ca’ Foscari de Venecio, kiu kun kolego studas CLIL-projektojn en Italio. Ŝi tamen neniam aŭdis, ke Esperanto estis instruata dum unu tuta jaro en CLIL-projekto en itallingva liceo kiel ilo por plibonigi matematikajn kapablojn. Fakte, la instruisto Carlo Nicola Colacino, influata de la Metodo Paderbon de Helmar Frank, elpensis manieron por komprenigi al siaj lernantinoj – elstare talentaj pri lingvoj, sed timigitaj de matematika rezonado – ke ankaŭ matematiko estas lingvo por paroli pri la universo, nur senescepta kiel baze Esperanto. Colacino uzis la videojn de la „30 Oraj Horoj” kaj aliajn materialojn por konsciigi ilin, ke matematiko iel funkcias kiel la internacia lingvo: sufiĉas lerni malmultajn erojn por poste daŭrigi el tie per rezonado, same kiel en Esperanto oni povas ĉiam krei novajn vortojn el malmulte da donitaj elementoj. Fakte, dum tiu ĉi konferenco, en kiu kompreneble AI ludis la parton de la leono – alivorte, la ĉefan rolon – , oni ne povis ne senti, ke ni esperantistoj sidas sur trezoro, ĉar ni povas eble kontribui gravan solvon al unu el la plej kritaj nuntempaj problemoj. La franca profesoro Nicolas Guichon de la Laboratoire ICAIRE de la École Normale Supérieure de Lyon bone formulis ĝin tie dum sia prelego pri la ekster-klasĉambra lingvolernado de enmigrintoj: la uzo de aǔtomataj tradukiloj, tro faciligante tradukadon, povas bremsi la disvolvon de metalingvistikaj kompetentoj en la lernantoj. Lia proponita solvo estas, ke necesas fokusiĝi pli multe pri la disvolvo de „metateknolingvistikaj kompetentoj”, stimulante la kapablon konscie uzi malsamajn komunikilojn. Sed en nia diskutado estis klara la intereso, kiun povus denove havi por fakuloj en la nuntempa situacio la studoj de Helmar Frank kaj aliaj pri la akiro de metalingvistika kompetento pere de la lernofaciliga Esperanto. Aliaj interesaj evoluoj evidentiĝis dum la ĉefprelegoj de la konferenco. Luke Plonksy de la Nordarizona Universitato substrekis la neceson larĝigi la fakon trans la limigita kampo de la instruado de la angla, ankaŭ publikigante pli da studoj verkitaj en aliaj lingvoj. Fakte, eĉ ne tiom statistike signifaj studoj povas alporti gravan kontribuon al nia kompreno de la afero. Tiu nova vido estas certe bonvena por esploristoj pri la lernofaciligo de Esperanto, kiuj nur malofte akiras la grandajn nombrojn de la kursoj de la angla, sed kiuj povas iel ajn alporti signifoplenajn kontribuojn al scienca diskutado. Marina Orsini-Jones de Universitato Coventry aldonis al tiu nova sinteno internacie feminisman vidon, ligante por la unua fojo la temon de „intersectionality” IPR 2025/432

— página 33 del PDF —

(intersekcieco) al aplikata lingvistiko. Certe tiuj ĉi evoluoj igas la pripensadon pri la uzo de teknologioj en lingvo-instruado tre interesa kampo de potenciala kunlaboro kun Esperanto dum la venontaj jaroj kaj malfermas novajn vojojn por niaj esploristoj.

Recenzo al la libro de Alessandra Madella (Esperanto: facile lernebla kaj helpo en la studo de aliaj lingvoj. Edistudio, 2023.) de Ekaterina V. BEBENINA, Profesoro de Rusia Akademio pri Edukado, doktoro habilitita pri pedagogiaj sciencoj Multaj homoj, kiuj unuan fojon konatiĝas kun Esperanto, komencas de la demando: kial oni lernas ĉi tiun lingvon? La libro donas konvinkan respondon, montrante malantaŭ la lingvo la tutan mondon. Verkita en la formo de kronologio, fiksante en unu loko la plej gravajn eventojn de pli ol centjara instruado de Esperanto por infanoj, permesante al la leganto sekvi kiel, ekde la kreo de Esperanto, instruistoj, psikologoj, filozofoj kaj lingvistoj pripensis ĝian propedeŭtikan efikon. La libro povas esti uzata ankaŭ kiel lernolibro por preparado por ekzamenoj pri regado de Esperanto ekde la niveloj B1-B2. Ĝi estas verkita per tre klara, sed samtempe preciza lingvo. Eĉ daǔrigantoj de la agado de doktoro Esperanto, ankoraŭ ne tre bone regantaj la lingvon, havos eblon plibonigi sian scipovon, fortigi propran motivadon kaj samtempe pretigi sin por parto de la demandoj pri la historio de Esperanto, studante la detalojn de multaj ideoj, eventoj kaj sciencaj eksperimentoj. La bibliografio meritas apartan atenton: ĝi superas kvarcent fontojn kaj malfermas al la leganto vojon al novaj detaloj, al la unua-manaj materialoj kaj al la klaraj pozicioj de la aŭtoroj. Ĝi mem povas esti rigardata kiel vera trezoro por ĉiuj interesataj pri la historio de la Esperanto-movado, pri propedeŭtiko kaj pri interlingvistiko. Mia persona malkovro, konsidere ke mi pli ol 25 jarojn interesiĝas pri Esperanto kaj transferoj en lernado, iĝis la efiko de Esperanto por disleksiaj IPR 2025/433

— página 34 del PDF —

lernantoj. En multaj landoj gepatroj, instruistoj, sciencistoj uzas komplikajn helpilojn, havante je sia dispono facilan, konatan solvon kun multaj aliaj pozitivaj kromefikoj. Aparta eltrovaĵo estas la intervjuoj. Ilia legado helpas pli bone kompreni la karakteron de la protagonistoj kaj malkaŝas novajn detalojn. Se oni uzos la libron kiel lernolibron, ĉiu studento povas elekti intervjuon kaj prezenti ĝian heroon al la klaso en taŭga momento dum la studado de la historio de la pedagogiaj eksperimentoj. Tiu rimedo helpas plivigligi la edukan procezon kaj montri la personojn, starantajn malantaŭ ĉiuj esploroj. Fine, la libro estas vasta respondo al la demando pri la senco lerni Esperanton. De ĝiaj paĝoj atenta leganto ekscios ne nur multajn faktojn pri la propedeŭtika efiko de la lingvo por eŭropaj kaj aziaj lingvoj, same kiel al matematiko kaj geografio. Oni vidos multajn homojn, unuigitajn de inspiro, scivolemo kaj deziro plibonigi la mondon – eĉ kiam la tutmonda kunteksto ne favoris tion. Oni povas esperi, ke la libro ricevos tradukojn al aliaj lingvoj, kio nuligus ĝian solan mankon. Ĉar la plejmulto de tiuj, kiuj jam legas en Esperanto, ne bezonas argumentojn por si mem – ili scias, kial la lingvo gravas. Sed ĉi tiu libro donas al ili bonegajn argumentojn por diskutoj. Do ĝi fariĝas ne nur atenta kroniko kaj klara lernolibro, sed ankaŭ universala ilo por ĉiu, kiu volas klarigi – kial Esperanto estas bezonata hodiaŭ.

Modela agado surbaze de la libro de Alessandra Madella de Josef VOJÁČEK (Ĉeĥio) Okaze de mia okdekjariĝo mi ricevis de la Brna E-klubo libron de Alessandra Madella: „Esperanto: facile lernebla kaj helpo en la studo de aliaj lingvoj”, kiun mi kun granda intereso tralegis. Mi sekvis lastatempajn internaciajn projektojn pri lingvoinstruado kun la Paderborna metodo de profesoro Helmar Frank, kiun mi persone konis el mia doktoriĝa studado de la fako Teknologio de instruado. Mi pripensis, ke mi povus laŭ la libro prepari ĉeĥlingvan prelegon por instruistoj. Antaŭ mia pensiiĝo kaj ankoraŭ kelkajn jarojn poste mi partoprenis kun prelegoj pri Esperanto kaj ĝia instruado en kolokvoj pri kondukado de la lernprocezo, organizitaj de Unuiĝo de ĉeĥaj matematikistoj kaj fizikistoj en Brno. Kiam mi serĉis IPR 2025/434

— página 35 del PDF —

informojn pri aktuala kolokvo, mi eksciis, ke jam antaŭ kelkaj jaroj ĝi ŝanĝiĝis al Internacia konferenco MITAV – Matematiko, Informa Teknologio kaj Aplikitaj Sciencoj. Mi hezitis, ĉu la prelego estos akceptebla por la Konferenco. Sed kiam mi en invitilo legis, ke „La organizantoj volas fokusigi la atenton precipe je klerigado en fakoj, kiuj estas por la nuntempa socio nemalhaveblaj kaj tre postulataj”, estis decidite, eĉ se instruado de Esperanto estas nuntempe malmulte postulata. Mi preparis por la konferenco MITAV 2025, kiu okazis 19.-20. 6., prelegon kun titolo „Komunikado kaj lingvoinstruado”. La titolo intence ne enhavis la vorton Esperanto. Surprizis min, kiel bone la prelego estis akceptita. Ankoraŭ pli mi estis surprizita, kiam mi semajnon post la konferenco ricevis informon, ke mia kontribuo el la konferenco MITAV 2025 estis rekomendita por envicigo en postkonferencan prelegokolekton de elektitaj laboraĵoj, kiu estos forsendita al Thomson Reuters por sekva evaluo. Interesatoj sendu la tekston en la angla lingvo ĝis la 30. 9. 2025 kaj estis aldonitaj kelkaj pliprecizigitaj postuloj. La prelegon mi havas tradukita anglen (plejparte per Google-tradukilo kun sekva retraduko ĉeĥen por kontroli, ĉu la angla traduko estas en ordo) kaj nun kontrolas ĝin amikino de mia edzino, kiu vivis 40 jarojn en Usono. Do, mi povas supozi, ke la traduko estos sufiĉe bona.

El la landoj kaj sekcioj… Benino Lernejaj agadoj en Benino fare de la NRO „Infanoj Ĉirkaŭ Afriko” La 11-an de decembro 2024, relanĉiĝis, kadre de la lernjaro 2024-2025, la Esperanto-instruado, sed ĉi-jare kun la efektiva enkonduko al legopovo en gepatraj lingvoj. La projekto kovras du beninajn ŝtatajn mezlernejojn, nome la porknabinan liceon kaj la mezlernejon No 1 en Lokossa, la ĉefurbo de la Departemento Mono sudokcidente en Benino. La celitaj lokaj lingvoj estas la fonua kaj la mina/gingbe. La fonua devenas de la sudo, sed estas la plej parolata nacia lingvo en la tuta Benino. Ĉar la unua paŝo en lingvo-instruado tuŝas la enkondukon en la alfabeton, la afero tiel komenciĝis. Ĝenerale, la alfabetoj en multaj naciaj lingvoj entenas literojn kaj literkombinojn, konsistantajn el vokaloj kaj konsonantoj. En la fonua ekzemple, la alfabeto konsistas el 40 literoj kaj literkombinoj, el kiuj 5 estas vokaloj kaj 35 konsonantoj. Ili estas: a, an, b, c, d, ɖ, e, ε, εn, f, g, gw, IPR 2025/435

— página 36 del PDF —

gb, h, hw, i, in, j, k, kw, kp, l, m, n, ny, o, ͻ, ͻn, p, r, s, t, u, un, v, w, x, xw, y, z. Krom la alfabeto, la kursanoj lernis starigi kaj plenumi operaciojn. Samkiel en pluraj vivantaj lingvoj, ankaŭ en la du koncernataj lokaj lingvoj, la signoj +, -, x, : kaj = respektive esprimas kaj, minus, oble, dividite, estas aŭ faras servante, do, por adicii, substrahi, multipliki, dividi kaj egali. Ne mankas la tagoj de la semajno kaj la monatoj de la jaro, kio ebligas al la kursaninoj esti kapablaj skribi daton en la celita nacia lingvo. (La instruistaro: La du instruistoj de la naciaj lingvoj tenas la flagon; malantaŭ Latifou staras la E-instruanto.) Samkiel la fongbea, la mina devenas de la sudo kaj estas malpli parolata ol la fonua. Temas pri komuna loka lingvo por ambaŭ landoj kaj ĝi similas al la evea, kiu ĉefe estas parolata en Ganao kaj Togolando. Ekde la lernjaro 2023-2024, en kiu komenciĝis la projekto ĝis nun, ĉirkaũ tricent (300) gelernantoj malkovris Esperanton kaj lernis diversajn salutvortojn, finaĵojn, imperativon, la tagojn de la semajno kaj la monatojn de la jaro, bazajn nombrojn, ordajn nombrojn, pronomojn kaj nomojn de koloroj. La kursanoj ekzameniĝis dufoje, la 7an de Junio 2024 en Esperanto, kaj la 28-an de majo 2025 kaj en Esperanto kaj en la naciaj lingvoj. Septembron 2025, kiam rekomenciĝis la lernjaro (2025-2026), okazis oficiala premio-ceremonio celante la plej bonajn sukcesintojn en ambaŭ ekzamenoj kun enmanigo de atestiloj al ĉiuj sukcesintoj. Estis premiero en la kadro de ĉi tiu projekto. IPR 2025/436

— página 37 del PDF —

Eventualaj kontribuoj ĉiuspecaj por la daŭrigado de la projekto (mondonacoj, premiaĵoj ktp.) bonvenas. Ankaŭ Esperantaĵoj tre bonvenas pro tio, ke ili estas utilaj disvastigiloj servantaj por allogi ne-esperantistan publikon. Por pliaj informoj pri la projekto, bonvolu turni vin al: Latifou GBADAMASSI, latifougbadamassi@yahoo.fr, infanojcxirkauxafriko@gmail.com

(Surfote: grupa fotiĝo ĉe la porknabina liceo de Lokossa )

Ĉinio Vizito de Ilona Koutny al Zaozhuang-a Universitato De la 13-a de Oktobro 2025 Ilona Kounty vizitis Zaozhuang-a Universitato dum sia vojaĝo tra Ĉinio. Estis bona okazo viziti malnovajn amikojn kaj studentojn magistriĝintajn sub ŝia gvido en Poznano, kiuj nuntempe instruas ĉe la loka Esperanto-fako, kiel Long Yunxia (Nuba) kaj Li Bochuan (Briko). En la tago de sia alveno Ilona volis viziti pli profunde la Esperanto-Muzeon en la malnova kampuso, kiun ŝi jam vidis en la pasinto, dum la sekvanta tago estis dediĉita al instruado kaj al interparolado kun la universitataj aŭtoritatoj en la nova kampuso. La matena prelego pri tradukado estis en Esperanto por la gestudentoj de la Esperanto-fako, kiuj IPR 2025/437

— página 38 del PDF —

donis siajn ekzemplojn de malfacile tradukeblaj konotacioj de la ĉina lingvo kaj starigis demandojn ĉe la fino. Sekvis vizito al la vic-prezidantino de la universitato, Chu Fumin, kiu estas granda subtenanto de Esperanto kaj kiu informiĝis pri tio kiel Ilona kapablis starigi magistrajn studojn pri Esperantologio en la Universitato de Poznano. En la posttagmezo Ilona denove prelegis en la angla al studentoj de tiu lingvo pri la temo „Intercultural Communication and Esperanto” (Interkultura Komunikado kaj Esperanto), substrekante kiel la lingva flekseblo de Esperanto igas ĝin pli taŭga interlingvo ol la angla kiel lingvafrankao. Espereble la semoj de ŝia vizito bone kreskos kaj kontribuos al la daŭra favora etoso por la lingvo de Zamenhof ĉe Zaozhuang-a Universitato. Ambaŭ prelegoj estos poste spekteblaj en la Jutuba kanalo „Esperanto + Edukado ILEI”. Alessandra MADELLA

Finnlando Memoro de Saliko Raita Pyhälä forpasis la 20-an de Aŭgusto 2025, je la aĝo de 85 jaroj. Saliko, kiel homoj konis ŝin en Esperantujo, estis la traduko de ŝia finna nomo. Profesie ŝi estis instruistino de la franca. Ŝi malkovris Esperanton en siaj 50-aj jaroj kaj estis tuj allogata de ĝia interna ideo. Malgraŭ la rareco de lerniloj en la finna kamparo antaŭ la atingo de interreto, ŝi sukcese lernis la lingvon dank’ al samlandaj kaj internaciaj geamikoj kaj mem instruis kursojn diversloke. Por ILEI, ŝi iĝis estrino de la Finna Sekcio kaj inter la motoroj de la konferenco en Övik, sed ŝi ĉiam konsideris sin parto de pli granda movado, kiu vivas danke al la eĉ nevideblaj kontribuoj de ĉiuj. Ni aŭskultu, do, tri voĉojn inter la multaj homoj, kiuj havis la bonŝancon konatiĝi kun ŝi en Esperantujo. Tiel memoras ŝin la itala instruistino Luigia Oberrauch: Mi konis persone sinjorinon Saliko kaj estis ĉiam granda plezuro renkonti ŝin dum la kongresoj en Italio kaj Finnlando. Ŝi esti bela, tre blonda, kun varma rideto kaj tre bone parolis Esperanton. Al ŝi ligis min ankaŭ komunaj interesoj kaj ofte mi havis la eblon legi ŝiajn kontribuojn en la revueto Juna amiko. Dum la jaroj kelkaj el niaj lernejanoj de Esperanto partoprenadis en ĝia famkonata IPR 2025/438

— página 39 del PDF —

Fabelkonkurso, pri kiu Saliko aktivis. Ekzemple, en JA 1/2006 oni parolis pri la unua loko akirita de Italaj infanoj kun familia nomo Bolognesi, ĉar intervjuis ilin Saliko. La infanoj loĝis en Mezzano de Ravenna kaj ilia instruisto estis la karmemora Angelo Barisani. Aliaj belaj kontribuoj de Saliko al JA en tiuj jaroj estis la foto „Skoltinetoj kuiras kaj manĝas ĉe la rando de arbaro” (2/2006), la artikoloj pri ordinara vivo „Fajro-brigada hobio” (3/2005) aŭ „Kion faras glaci-rompaj ŝipoj” (3/2006) kaj intervjuo kun japana mondvojaĝanto, kiu vojaĝis dum tri jaroj dank’ al la Pasporta Servo (2/2005). Alessandra Madella skribas: Saliko multe substrekis la gravecon de Juna Amiko, eĉ donacante monon al ILEI por senpage havigi nian belan kaj utilan revuon al samideanoj el Afriko kaj aliaj nepagipovaj landoj. Ni tiam korespondadis kaj kunlaboris dum kelkaj semajnoj por certigi, ke ni povu utiligi ŝian malavaran donacon en la plej bona maniero, feliĉigante kiel eble plej multe da samideanoj. Tiam mi komprenis kiel sindona, kuraĝiga kaj afabla homo ŝi estas. Kaj jen la poezia memoro de la franca instruisto Emmanuel DESBRIÈRES: Saliko. Tiu nomo speciale sonas al mi. Salikoj estas simplaj arboj. Ili trankvile staras laŭ riveroj kaj lagoj. Sed estas ili, kiuj fortigas la bordojn kaj permesas al aliaj estaĵoj kreski. Saliko-Raita estas en nia memoro tia: modesta sed decidiga. Tiam juna esperantisto kaj instruisto kun Florence ni konatiĝis kun Saliko kaj ŝia edzo Matti. Tio okazis danke al Ginette MARTIN. La finna paro vizitis nin plurfoje en Francio, ĉu en Vogezoj (montetoj nord-orientaj en la lando), ĉu en Juraso kien ni transloĝiĝis kaj konstruis domon el pajlo. Memoron de nia eta restado en Finnlando ĉe Saliko kaj Matti, eĉ marŝante sur la frostiĝinta lago de Lastujärvi dum februaro 2002, mi tre kare gardas en mia koro kiel vivantan bildon de familia homara Mondo, kiun permesas Esperanto. Tiaj momentoj, kaj aliaj en Esperantujo, pli fortigis mian decidon dediĉi mian tempon al la disvastigo de nia universala lingvo. Dankegon, Saliko. Ne nur pro la transdono de la lingvo sed ĉefe de ĝia interna ideo. En fabelo, vi nun verŝajne staras ie ĉe lago inter aliaj salikoj. Tutsimple. Emmanuel DESBRIÈRES, Alessandra MADELLA, Luigia O. MADELLA IPR 2025/439

— página 40 del PDF —

Francio Bone paroli france por iĝi franco Migrintoj, kiuj deziris iĝi francoj, devis pruvi, ke de pluraj jaroj ili loĝas en Francio, havas laborkontrakton (do ne nigre laboras), havas familion (ofte gefiloj naskiĝis en Francio) kaj loĝejon. Sed tio ne plu sufiĉas. Ministeria cirkulero de la 2-a de majo 2025 devigas la petanton majstri la francan lingvon! Ĝis nun necesis koni la francan lingvon – minimumo por integriĝi, labori, kompreni la medion, kie ili vivas ks; ekde nun necesas koni la historion, la kulturon kaj socion de Francio, aldonante la rajtojn kaj devojn de civitano. Interese, ke la nivelo estas tiom alta, ke ne plu temas pri integriĝo sed male pri multigo de obstakloj por malpermesi francianigon, protestas asocioj de helpo al migrantoj. Ekde la 1-a de januaro 2026, por ricevi restadpermeson, ne plu sufiĉos nivelo A1, kiu permesas elturniĝi en la ĉiutaga vivo, sed A2 (t. e. nivelo de la franca ekzameno, kiun trapasas 15-jaraj lernantoj en mezgrada lernejo). Por peti 10-jaran restadpermeson, necesos B1. Por ricevi francan naciecon, nivelo B2, t.e. nivelo de universitataj studoj. La testoj estas organizitaj de la Nacia Edukado, kostas de 130 ĝis 150 eŭrojn kaj konsistas el tri partoj: skriba kaj parola kompreno kaj skriba verkaĵo (ekz-e en 2 horoj kaj duono skribi 250-vortan leteron al urbestro por kontesti la cirkuladon de aŭtobuso en sia strato). Interese franca gazeto „Le nouvel obs” (nova observanto) organizis provsesion kun diplomitaj francoj …. kiuj faris multajn erarojn, streĉiĝis kaj trovis la ekzamenon malfacila. Evidente, migrintoj, kiuj laboras en restoracioj, konstruado ktp ne havas la eblon sekvi kursojn, eĉ paroli france kun francoj, do ne progresas. Sekve, ili timas, ke oni forĵetos ilin el Francio, eĉ se de pluraj jaroj ili senprobleme vivas kaj laboras tie! La nacia edukado funkciigas en kelkaj ĉefaj urboj kaj en kelkaj lernejoj kurson de la franca por ĵusalvenintaj lernantoj. Dum la lernojaro 2023-2024, mia nevino, kiu instruas al 5-jaruloj en infanlernejo havis en sia klaso 8 infanojn el 12, kiuj ne parolas la francan, kvankam ili naskiĝis en Francio, sed en nefrancparolantaj familioj. Nerektaj viktimoj de la pandemio: pro trudendomigo, ili restis en la familio, aŭdis la francan tra la maskoj (do fuŝe kaj mise), ne vidis la lipmovojn … kaj ne parolis: grava handikapo por studi iun ajn fakon! Renée TRIOLLE, triolle.renee@wanadoo.fr IPR 2025/440

— página 41 del PDF —

Nederlando Simon Smits forpasis Simon P. (Petrus) Smits (20 marto 1934 – 20 julio 2025) estis komunuma sekretario en Zoetermeer, post transloĝiĝo al ‘s Heerenhoek en Zelando plu aktivis kiel membro de komputila kaj bilarda kluboj, sed en Esperantujo mem gvidis klubon en Zelando kaj ofte partoprenis en tiu de Heide (Belgio). Li pledis por Esperanto-instruado en Vlissingen kaj regule informis pri la lingvo, ankaŭ en eksterlando. Foje rezultis indaj gazetartikoloj. En Nederlando li kiel sekretario kun mag. F.Winkel kiel prezidanto servis ne nur en „Nederlanda Katoliko” (malfondita en 2014), sed ankaŭ en la Fondaĵo Esperanto ĉe la Instruado, kiu sponsoris la privatdocentecon ĉe la Universitato de Amsterdamo, kiun sekvis de 1998 la speciala katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto. Por NGGE (Nederlanda Grupo de Geinstruistoj pri Esperanto) Simon transprenis multajn taskojn, fine aldonante al sia delonga protokolado funkciojn de redaktoro, sekretario kaj kasisto. Ĉion li plenumadis zorge kaj bone kunlaborante. Interalie en Kotonuo, Benino li ĉeestis la ILEI-kongreson kaj amuze raportis. En ekskurso la partoprenantoj devis tiri la stagnantan buseton el la koto, helpate de lokuloj. Kaj unu el tiuj eĉ regalis per forta alkoholaĵo… Li mem sukcesis en la Meza Esperanto-ekzameno. Sian plurlingvan scipovon li povis utiligi en Pollando (ofte vizitante Maria Majerczak en Krakovo, Pollando), sed li parolis ankaŭ france en Kotonuo. La nederlandan li verve defendis kontraŭ nenecesaj anglismoj, fine mem prezidante la Fondaĵon Taalverdediging (lingvodefendo). Nia NGGE preskaŭ orfe postrestas kaj ni ripetas oftajn alvokojn de Simon: se vi interesiĝas pri Esperanto-instruado, eĉ ne kiel instruisto, ne hezitu fortigi nian societon. Rob MOERBEEK

IPR 2025/441

— página 42 del PDF —

Svislando Se vere ni volas pacon… Se vere ni volas pacon, ni unue devas malkonstrui la logikon, kiu kondukis al la nuna socio kaj poste instigi la popolanojn al ekago kaj laboro por konstrui pacon bazitan sur principoj kiel  kunlaboro anstataŭ konkurado,  empatio anstataŭ malamo,  kunlaborado anstataŭ konkurenco,  solidareco anstataŭ interna batalado por potenco,  malferma menso anstataŭ rapidaj juĝoj,  helpado anstataŭ milito,  kaj konstruado de paco anstataŭ rearmado. Ĉi tiuj valoroj hodiaŭ estas malaperantaj pro la liberecmortigaj kaj militistaj agadoj de niaj gvidantoj, kies nura celo estas la serĉado de potenco. Feliĉe la ekzemplo de Kostariko – senarmea ŝtato – la movadoj aktivaj por paco kaj la vekiĝantaj popolanoj, alportas al ni ion por esti pozitivaj. Georges TAFELMACHER (trad. Mirejo GROSJEAN) (Fonto: Svisa sendependa gazeto L’Essor aprilo 2025)

Ĉu ŝajnigaj teatrecaj ekzercoj en lernoĉambro estas senefikaj? (debato el la diskutgrupo e-ins) Ramon PERERA I PERERA: Mi proponas debattemon se vi tion taksas oportuna. Dum mia profesia vivo mi laboris kiel inĝeniero. Tamen, ankaŭ instruado de lingvoj [Esperanto kaj aliaj] interesis min. Ni lasu aparte vere dotitajn personojn. Mia sperto estas, ke lingvon oni vere akiras nur se oni vivas en medio kie ĝia uzo estas nepra kaj deviga. Konata ekzemplo pri tio estas la restadoj en Kastelo Grezijono. Ŝajnigaj teatrecaj ekzercoj en lernoĉambro estas senefikaj. Mireille GROSJEAN: respondante al Ramon Perera, mi dirus jenon: Jes, evidente, baniĝi en Eo-medio estas la plej bona maniero progresi en la lingvouzo. Tio povas okazi en Eo-centroj kiel Grésillon, en Kultura Centro Esperantista en la okdekaj jaroj, tie en La Chaux-de-Fonds mi lernis la IPR 2025/442

— página 43 del PDF —

lingvon. Plie laŭ Zlatko Tišljar en tiaj Eo-centroj estas esperantistoj el diversaj landoj kaj regionoj de la mondo, do la komencanto estas devigata ekuzi la lingvon kaj ne povas eskapi en krokodiladon. La komencanto tuj konstatas kaj sentas tre konkrete la bezonon uzi nian lingvon kaj la miraklon de tia komunikado. Baniĝi en Esperanta medio spronas la motivadon de ĉiuj progresemaj esperantistoj. Mi ne dirus, ke „Ŝajnigaj teatrecaj ekzercoj en lernoĉambro estas senefikaj.” Evidente ili ne similas al la supre priskribitaj veraj situacioj, sed ili ebligas ekzerci sin pri parolado, senti la encerban laboron de elekto de vortoj, almeto de la ĝustaj finaĵoj, zorgi pri vortvico kaj ĝusta prononco… senti kaj trejni sin pri la eksterordinara encerba laboro, kiu okazas dum parolado, post decido de tio, kion oni volas diri. La vojo inter mia penso kaj mia dirita frazo estas longa, komplika kaj tikla. La parolanto devas vesti siajn pensojn per la lernenda lingvo uzante ĝiajn eblojn, kiuj ne nepre koincidas kun la ebloj de la gepatra lingvo. Pro tio komencantoj fine de plena tago en Esperanto-medio sentas lacecon. Tio estas normala simptomo. La programo «Ekparolu» de edukado.net proponas al komencantoj eblon ekzerci sin pri parolado; tre efikaj momentoj. La du progresmanieroj, en Eo-centro kaj en lokaj kursoj, ne similas simple pro la malsama daŭro. Kiam mi instruis la germanan al franclingvanoj, mi vidis ilin kvinfoje semajne dum 45 minutoj. La jara sumo atingas 150 horojn. Se vi restadas en Eo-centro, vi diras matene: „Bonan tagon, ĉu vi dormis bone?” ĝis vespere „Dormu bone, havu belajn sonĝojn!” kaj ĉio inter tiuj du momentoj okazas en Eo. La suma daŭro estas proksimume dek du horoj. Unu semajno donas al vi 84 horojn. Do du semajnoj en Eo-centro similas al unu instrujaro. Se vi praktikas Eon unufoje semajne dum duhora vespera renkontiĝo, vi atingas jare 80 horojn. Tamen la medio ludas centran rolon: Eo-centro ebligas al la lernanto kompletan banon en la lingvo, kio malofte okazas en la klasoĉambro. Alia diferenco estas jena: en lingva bano vi aŭdas kaj parolas sen ia kontrolo. Vi ne ricevos ian korektadon okaze de eraro. Vi ne nepre aŭdos plej ĝustajn lingvaĵojn. En kurso vi estas en ĉeesto de instruisto, kiu povos klarigi gramatikaĵon, kaze ke vi tion bezonas. Divenu la plej bonan lernmanieron: restadi ĉe la instruisto! Ekzistas tiaj lingvorestadoj.

IPR 2025/443

— página 44 del PDF —

Dennis KEEFE: Ho, mi tre ĝojas ekvidi ĉi-matene la temon INSTRUADO DE LINGVOJ! Tia temo estas bela, verda oazo en kiu ĉiuj, kiuj partoprenis en la lerno-lingva aŭ instruo-lingva flankoj de la afero povas libere kaj trankvile paroli. Al mi plaĉus legi ies opinion pri lingvo-instruado ĉiumatene. La temo estas ege vasta, nekredeble profunda. Mi ĝojas, ke Ramón ekigis ĝin, kaj ke Mirejo tuj kontribuis. Pri la komento de Ramón: ni, en la 80-aj jaroj, trairis la tutan kursaron de la plej profesia germana fremdlingvo-lernejo La Instituto Goethe, kaj diplomiĝis tie je la tiama nivelo Oberstufe (C2). Mi ne memoras eĉ unu „teatrecan ekzercon” dum la tuta kursaro, tamen ni ĉiuj lernis paroli la lingvon. Mi donas tiun ekzemplon parte por konfirmi, ke eblas lerni lingvon tute sen enklasĉambraj rolludoj. Kaj tion saman konfirmus jarmiloj da lingvolernantoj, ĉu en la germana, la latina, la greka aŭ ajna alia lingvo. Tio ne signifas, tamen, ke teatro en klasĉambro ne helpas plibonigi lingvo-lernadon. Mi volis per tia ekzemplo nur diri, ke la manko de rolludoj ne fuŝos lernadon. Pri la komentoj de Mirejo: ĉiam estas ĝojo legi viajn komentojn, ĉar ili estas bone pripensitaj kaj klare esprimitaj. La temo „horoj da lernado (en lernoĉambro) aŭ de horoj da akirado (en natura etoso)” estas kernaj prikonsideroj. Kiom da horoj en klasĉambro? Bona komenco. Kiom da horoj da hejmtaskoj? Bona aldono. Ĉu aŭdiĝas ekster la klasĉambro, surstrate, la fremda lingvo? Tia estas la situacio en multege da regionoj tra la mondo (Kebekio: franca, angla; Barcelona: hispana, kataluna; Bengalujo: hinda, angla, kannada … ) La sumo de la horo-kvantoj estas aldona kriterio por kompari kursomaterialon. Ekzemple, la reta versio de la fama kaj bela kurso Zagreba Metodo esperanto12.net, laŭ miaj kalkuloj, enhavas, entute, 26 minutojn da aŭskultebla materialo. Ĉu tio sufiĉas por komencanto? La video-kurso „Pasporto al la Tuta Mondo”, aliflanke, enhavas ĉirkaŭ 7 aŭ 8 horojn, do, 15-oble pli. Ĉu tio sufiĉas? Tra la jaroj mi aŭskultadis la ĉinan lingvon milojn kaj milojn da horoj – nu, ĉu tiom da horoj sufiĉis por atingi eĉ B2-nivelon? (Bedaŭrinde, miakaze, NE!) IPR 2025/444

— página 45 del PDF —

Kvanto da horoj estas baza fundamenta demando por ajna lingvomaterialo. Mirejo prave enkondukas tiun temon. Estas bone, starigi demandon pri kvantoj por ĉiaj lingvo-kursoj. Baza demando. Kaj, imagu, ĝis nun miaj komentoj pritraktas nur la kvanton da AŬDOTEMPO, eventuale, PAROLO-tempo. Kaj kio pri LEGO-tempo, kaj SKRIBO-tempo, kaj PENSO-tempo? Nur pensetoj miaj. Neniu bezonas reagi (tamen vi ĝojigas mian koron se vi aldonas ion. Kritikoj ĉiam bonvenas … ) Ahmad Reza MAMDUHI: Mi kun ĝojo legis la pensojn de karaj Ramón, Mirejo kaj Dennis pri la manieroj lerni kaj instrui lingvojn. Dankon al ĉiuj tri pro viaj riĉigaj kontribuoj! Mi plene konsentas kun Ramón, ke la baniĝado en vivanta lingva medio estas la plej rapida kaj plej profunda maniero akiri lingvon. Mi mem ofte vidis la diferencon inter lernantoj, kiuj restis semajnon en esperantista medio, kaj tiuj, kiuj dum monatoj vizitis klasojn unufoje semajne. La intenseco simple ne estas komparebla. Samtempe, mi tre aprezas la nuancadon de Mirejo: ankaŭ „ŝajnigaj” ekzercoj en klasĉambro ne estas sensencaj, ĉar ili permesas al la lernanto trejni pri la vojo inter penso kaj esprimo, sen troa risko. Tio estas grava paŝo en la momento, kiam oni kuraĝe enpaŝas realajn komunikajn situaciojn. Kaj mi dankas al Dennis pro la emfazo pri kvanto de horoj: finfine, kiom da tempo oni vere pasigas aŭdante, parolante, legante, skribante en la celata lingvo, tio decidas pri la rezulto. Mi ŝatus aldoni ankaŭ la kvalitan flankon: ofte pli gravas kiel oni pasigas tiujn horojn. Ekzemple, 30 minutoj da koncentrita parolado kun tuja reagado povas esti pli valoraj ol horoj da pasiva aŭskultado. Unu el miaj spertoj ĉi-kampe estas «Esperanto-maratonoj», kiujn ni okazigis ekzemple ekde la 10:00 ĝis la 16:00 laŭ la loka tempo dum feritagoj: leciono, konversacioj, kunmanĝado, spektado de filmo/kantovideoj, aŭskultado al prelego kaj diskuto pri tio, … ĉion ni provis okazigi ĝiseble en Esperanto – simuli lingvo-baniĝadon! La ideo de Ramón, uzi Unesko-Kurierojn por traduk-seminario kiel „plej supera kurso”, ŝajnas al mi tre promesplena. Tie kunfluas la lingva trejnado, IPR 2025/445

— página 46 del PDF —

la enhava valoro kaj la internacieco de la materialo. Tio povus vere funkcii kiel modelo por progresintaj kursanoj. Resume: la vojoj malsamas, sed ĉiuj kontribuas – la bano en la lingvo, la klasĉambraj ekzercoj, la hejmtaskoj, la tradukado, la aŭskultado kaj legado. Ju pli riĉa la miksaĵo, des pli sekura la progreso. Ramon PERERA I PERERA: Kial mi alte taksas la restad-kursojn en Esperantujo? Mi pensas, ke la avantaĝo kuŝas en la «kvalito» de la situacio. Ne nur en la daŭro de la lerno-tempo. Mi ne scias, kiel bone klarigi tion. Mi provas. Imagu, ke oni kune manĝas ĉe tabloj kun ses kursanoj. Matenmanĝas, tagmanĝas, vespermanĝas. Matene mi bezonas X-on [buteron]. Kio, diable, estas la vorto, la esprimo? Mi traserĉas mian vortstokon, mian esprimstokon. Ĉar vere mi BEZONAS ĝin. Poste, mi uzos la saman solvon, adaptitan, por aliaj necesaĵoj. Ankaŭ en la samtagaj tagmanĝo, vespermanĝo. Dum la sama tago mi aŭdos [kaj atente aŭskultos] aliajn kursanojn trapasi similan komunikadproceson. Ankaŭ, eble, mi havigos al samtablano la disde mi petitan panon ktp. Esence: vera bezono, ne enua ripetado. Pro ĝentileco aŭ pro interesiĝo, mi demandos pri la nomo kaj pri la devenlando de alia kursano, kiun vere mi NE KONAS, ktp. Kaj tio povas okazi diversfoje dum la sama restado. Mi aŭskultas la ĉe-tablan konversacion. Aŭ tiujn dum la kafo-paŭzoj. Mi aŭdas [kaj komprenas!] frazojn, kies strukturo estas tute nova por mi, kvankam mi ja konis la en ĝi uzitajn vortojn [vortradikojn]. Dennis KEEFE: Mi tre, tre ŝatas la komentojn ĉi tie! Ili estas longaj, detalaj, kio bele superas nian nuntempan mondon de emoĝioj (vizaĝo kun rideto, vizaĝo kun larmoj, kaj ĉiaj imageblaj simboloj de moskitoj ĝis moŝtoj militaj – nur du el centoj da ikonoj). La vidpunktoj de instruistoj estos senfinaj; la konvinkoj de lernantoj senlimaj; la konkretaj lerno-situacioj tiom diversaj, ke ni neniam finlistigos IPR 2025/446

— página 47 del PDF —

ilin. Alivorte, senlimeco kvadrate, kio povas lacigi eĉ kvantumajn komputilojn. Tamen nin, ne: ni havos vortojn por trinki, manĝi kaj interparoli dum jardekoj. Tiaj interparoladoj iĝas tre bona fono por ĉiaj lingvoinstruistoj. Teorio, praktiko, sed ankaŭ babilado pri ĉio helpas al ni kiuj serioze okupiĝas pri edukado, profesiaj kaj amatoraj, pli bone kompreni ĝuste kie ni troviĝas en la universo de fremdlingva instruado. Estas bone, ke kursgvidantoj havu preferatajn alirojn aŭ metodojn por instrui, sed samtempe bonas, ke ni memoru, ke estas multege da iloj en la skatolo de lingvo-instruistoj. Indas pripensi ĉiajn situaciojn, ĉiajn gelernantojn. Kaj ni diru ĉiun individuon, ĉiujn, ĉar povas okazi, ke unu, nur unu lernanto devigos min repripensi la strukturon de niaj lecionoj (unu blindulo en lingva kurso por viduloj; unu vidulo en kurso por blinduloj). Konklude, estis speciala ĝojo al mi persone legi, finfine, komentojn pri lingvo-lernado, kaj pri lingvo-instruado en la paĝoj de ĉi tiu diskutejo.

Dulingva edukado en infanĝardenoj. Kion tio signifus por Esperanto. de Luiza CAROL (Israelo) Inter 1970 kaj 1980, mi instruis la anglan en Bukareŝto je ĉiuj niveloj kaj por ĉiuj aĝoj: en infanĝardeno (por infanoj ekde la 4-jara aĝo), en elementa lernejo (por infanoj 6-10-jaraĝaj), en mezlernejo (por lernantoj 10-14jaraĝaj), en gimnazio (por lernantoj 14-18-jaraĝaj), en la Universitato de Bukareŝto kaj en la Populara Universitato (por plenkreskuloj ajna-aĝaj). Mi havis la okazon kompari la efikecon de lingva instruado por lernantoj je diversaj aĝoj. Tiel mi spertis bone konatan sed tre ofte forgesatan fenomenon: ju pli frue oni komencas lerni lingvon, des pli facile kaj rapide oni kapablas paroli ĝin. Ne mirinde, ke mia instruado en la infanĝardeno estis multege pli efika ol tiu en aliaj medioj. Mirindas, ke oni ne sufiĉe profitas ĉie kaj ĉiam pri la mirakla kapablo de etaj infanoj akiri lingvojn. Inter 1970 kaj 1980, la instruado de fremdaj lingvoj al lernantoj antaŭ la aĝo de 10 jaroj estis konsiderata ankoraŭ „eksperimenta” en Rumanio kaj komenciĝis ĝuste kiam mi iĝis nov-bakita instruistino. Multaj pridubis la efikecon de tiu „eksperimento”. Iuj gepatroj timis, ke la infanoj estos superŝarĝitaj per tro malfacilaj taskoj. Iuj instruistoj malŝatis la fakton, ke ili IPR 2025/447

— página 48 del PDF —

devis labori sen manlibroj, sen uzi skribadon kaj legadon, sen havi almenaŭ la eblecon uzi la spertojn de pli maljunaj kolegoj. Ni, la junaj komencantaj instruistoj, devis prepari ĉiun lecionon laŭ niaj propraj ideoj kaj devis adapti niajn metodojn laŭ la reagoj de la infanoj. Tio estis granda defio, kiun multaj instruistoj preferis eviti. Krome, iuj instruistoj konsideris tian taskon maltaŭga por sia nivelo de klereco kaj sentis sin humiligitaj pro la devigo plenumi ĝin. Tio tute ne estis mia kazo. Mi estis ravita pro la okazo ludi kune kun la infanoj! Mi entuziasme elpensis ludojn, uzante la belegajn pupojn, pluŝbestojn kaj aliajn ludilojn el la ŝrankoj de la infanĝardeno. Por elĉerpi plurajn ideojn, mi petis permeson ĉeesti kelkfoje la kutimajn ludojn, kiujn organizis la spertaj instruistinoj de la infanĝardeno en la rumana (kiu estis la denaska lingvo de tiuj infanoj kaj estas ankaŭ mia denaska lingvo). Ĝis nun mi opinias, ke mia tiutempa laboro en infanĝardeno estis pli taŭga por mi ol ĉiu alia laboro, kiun mi faris en mia tuta vivo. Mi nur bedaŭras… ke mi ne faris ĝin por Esperanto… Sed Esperanto eniris mian vivon multe pli malfrue, do tio ne eblis. Antaŭ kelkaj jaroj, mi provis starigi senpagan someran infanvartadon dum unu monato, pere de Esperanto. Sed neniu najbara familio interesiĝis pri tio, kaj la ideo fiaskis. Tamen, se mi ne kapablis konkretigi tiun ideon, tio ne nepre signifas, ke ĝi estis malbona. Eble alia esperantisto sukcesos realigi ĝin… Mi ja konas esperantistajn familiojn, kiuj edukis aŭ ĝuste nun edukas siajn infanojn dulingve, uzante la edukavantaĝojn de Esperanto. Mi kredas, ke estus bonege, se oni povus instrui Esperanton ankaŭ en infanĝardenoj. Miaj spertoj pri instruado en infanĝardeno permesis al mi ekkoni la amplekson de tiu laboro kaj la grandan respondecon, kiun ĝi postulas. La infanoj inter 3- kaj 10-jaraĝaj travivas la periodon, kiu estas verŝajne la plej grava por la formado de homa karaktero. Se dum tiu periodo oni permesas al ili mensogi, ŝteli, kalumnii, ofendi, frapi siajn kolegojn, konduti malafable kaj malĝentile ktp, estos jam malfacile ŝanĝi tiajn kutimojn, kiam ili fariĝos adoleskantoj, kaj preskaŭ neeble plibonigi iliajn personecojn, kiam ili fariĝos junaj plenkreskuloj. Se dum la infanaĝo la instruisto punas ilin laŭ maniero, kiu humiligas ilin, kondutas kun ili sen sufiĉe da amo kaj komprenemo, sen sufiĉe da pacienco … la animaj vundoj de la infaneco restas dum la tuta vivo. Ne estas facile trovi la taŭgan vojon eduki etajn infanojn. Se ni deziras pli harmonian socion, se ni deziras pacon kaj justecon en la mondo, ni devas rememori, ke la onta generacio de juĝistoj, ĵurnalistoj, politikistoj ktp ne kreskas tiom simple kiel arbaraj fungoj post pluvo. La bazaj ecoj de la IPR 2025/448

— página 49 del PDF —

karakteroj formiĝas en la infaneco, kiam la influo de la vartistinoj kaj infanĝardenistinoj estas pli granda ol oni kutime supozas. Se ni volas realigi pli bonan mondon por la onta generacio, ni devas doni al la instruistoj de infanĝardenoj kaj de la unuaj klasoj de bazlernejo la respekton, kiun ili meritas. Niatempe, en multaj landoj ĉiuj instruistoj ricevas hontinde malgrandajn salajrojn (hontinde por la koncernaj registaroj, ne por la instruistoj…), kaj la infanĝardenistinoj gajnas eĉ malpli ol la lernejaj instruistoj. Kutime, instruistinoj por etaj infanoj laboras ĉiusemajne multe pli da horoj ol iliaj kolegoj laborantaj en mezlernejoj kaj gimnazioj. Kaj krome, ili alfrontas fortajn antaŭjuĝojn pri sia laboro, en la senco, ke multaj personoj konsideras bagatela ilian kontribuon al la edukado de la onta generacio. Mi demandas min, ĉu tiu malestimo por infan-vartado kaj infan-edukado fontas el ĝenerala malestimo por virinoj aŭ inverse. Verŝajne tiuj du aspektoj de socia maljusteco estas iel ligitaj. Antaŭ kelkaj monatoj, kiam Fernando MAJA proponis diskutojn pri virina agado en la Esperanta komunumo, mia unua penso estis, ke niatempe tiaj diskutoj jam senutilas en la plejmulto de la landoj, kie ni jam havas virinojn, kiuj laboras en scienco, tekniko, medicino, politiko ktp. Sed tuj poste, mi rememoris pri la bedaŭrinde tutmonde disvastigita socia maljusteco koncerne instruadon de etaj infanoj. Kaj mi rememoris, ke mi neniam renkontis dum mia tuta vivo viron, kiu laboras kiel instruisto de infanĝardeno. Kaj tiam mi opiniis, ke eble indas starigi tiun ĉi diskuton kadre de la virina agado. Mi prokrastis verki pri tio, sed nun aperis la okazo tion fari. Tamen nenia socia problemo povas esti nur virina aŭ nur vira. Kaj edukado de etaj infanoj ja estas grava socia problemo, do ĝi ne apartenas nur al virinoj. Do mi esperas, ke ankaŭ viroj partoprenos en la diskuto. Fakte mi esperas, ke precipe viroj partoprenos en tiu ĉi diskuto, ĉar temas pri provo neniigi longtempan antaŭjuĝon disvastigitan tutmonde. Mi ofte aŭdas la rezonadon, ke ju pli junaj estas la lernantoj, des pli malmultajn jarojn da lernado iliaj instruistoj bezonas, do des pli malgranda estu ties salajro. Mi proponas diskuti, ĉu tio ne estas antaŭjuĝo. Kial ni ne estu pli postulemaj por niaj infanoj kaj por la estonteco de niaj landoj? Kial instruistoj de infanĝardeno ne havu sufiĉe da tempo kaj mono por pliprofundigi siajn konojn pri psikologio, filozofio, sociologio, saniga dietiko, sanigaj fizikaj ekzercoj ktp? Kial ili ne havu tempon kaj monon por evoluigi siajn talentojn pri muziko, danco, literaturo, pentrado, skulptado, saniga kuirado ktp? Kial ili ne eklernu Esperanton por plilarĝigi tiel sian IPR 2025/449

— página 50 del PDF —

propran kulturan horizonton kaj tiun de siaj etaj lernantoj? Kial niaj etaj infanoj ne kresku kun geinstruistoj de infanĝardeno, kiuj kunlaboru normale kaj egalrajte, samkiel geinstruistoj kunlaboras nun en mezlernejoj, gimnazioj kaj universitatoj? Mi verkis tiun ĉi artikoleton por starigi kelkajn temojn por diskutoj. Mi esperas ricevi reagojn de gesamideanoj. Dulingva edukado al etaj infanoj, Luiza Carol, komentoj de Mireille Grosjean Post legado de la artikolo de Luiza mi devas aldoni, ke estas en Svislando viraj infanĝardenistoj, ne multaj, sed ne nulo. Post multaj jaroj da instruado en mezlernejo (infanoj 11-ĝis-15-jaraj) mi konstatas, ke diversaj kolegoj sen elstaraj kapabloj en pedagogio iras al gimnazio (liceo). Tie la plej malbonaj el ili en pedagogio iras finfine instrui sian fakon en universitato. Tie la studentoj estas bonaj kaj kapablas elturniĝi de si mem, ili ne plu bezonas konkretajn ekzercojn nek precizajn klarigojn de iu instruisto. Do se ni kalkulas inverse, la plej talentaj instruistoj devas esti tiuj, kiuj instruas al la plej junaj infanoj. Tiu dedukto estas iom skemema, sed fakte aŭ hazarde ĝi konfirmas la dirojn de Luiza.

Vilaĝa laboro de Rimedo Song (SONG Zhenyuan) Jam du jaroj pasis de kiam mi diplomiĝis en la Esperanta fako de la Zaozhuang-a Universitato, en Shandong-provinco de Ĉinio. Nuntempe mi estas juna publika administranto en ĉina vilaĝo kaj kreskis en mi la deziro denove verki en Esperanto, pro diversaj kialoj. Unue, kvankam efektiva vilaĝa laboro igis min pli realisma, mi volas konservi ioman romantikismon de mia junaĝo. Mi estas esperantisto – tio neniam ŝanĝiĝos. Due, kontrolante la retpoŝton de mia oficejo, mi ricevis mesaĝon de „edukado.net”. Kun espero mi malfermis ĝin, kaj efektive ili deziris al mi feliĉan naskiĝtagon. Kvankam temis nur pri programo, tio donis iom da humanisma varmo al mia vivo. IPR 2025/450

— página 51 del PDF —

Trie, mi volas montri al aliaj la pensmanieron de novgeneraciaj ĉinaj junuloj, kiuj laboras en vilaĝoj por idealo. Forlasi laborŝancon ĉe EPĈ kaj elekti reveni al kampara laboro estis por mi radikala decido, kiu tamen havas pli profundajn radikojn en miaj universitataj studoj de Esperanto, kiuj plenigis min je „internacia perspektivo” kaj „ambiciaj celoj”. En mia koro ĉiam ekzistis revo: junuloj devas fari ion signifan! En 2021, mi iris al Xinjiang kiel volontula instruisto. De Linyi ĝis Kaŝgar, mi trairis pli ol 4700 kilometrojn, kvar tagojn kaj tri noktojn. Min bonvenigis flavaj sabloŝtormoj. Tamen la infanoj estis mirindaj. Unuafoje renkontante min, ili kun grandiĝintaj okuloj demandis: „Ĉu vi estas la nova instruisto?” Kiam mi kapjesis, la klasĉambro eksplodis en ĝojo kaj la infanoj kriis: „La instruisto el Shandong alvenis!”. Post tiu leciono, instruisto Tohtigul klarigis: „Adax Rahmat (amiko dankon). Shandong bala (junulo de Shandong), estas tro malmultaj instruistoj. Unu persono instruas ses aǔ sep klasojn. Nun vi venas helpi nin, dankon!” Kiam mi aǔdis tion, mia koro peziĝis. ĉar mi ne sciis, ĉu mia revo tie troviĝas, sed mi klare vidis la revojn de la infanoj: dum leciono de la ĉina, la knabino Munisa ĉiam erare skribis, do mi tenis ŝian maneton kaj kunskribis; en deklamklubo, Abudusalam erare prononcis, do mi ripetadis kun li; en Esperanto-leciono, Ayigul montris Shandong sur la mapo kaj infanvoĉe diris „Mi volas iri tien”. Kiam mi foriris, ili donis al mi desegnaĵon kun surskribo: IPR 2025/451

— página 52 del PDF —

„Instruisto Song, mi revas fariĝi instruisto kaj studi en universitato en Shandong!” En tiu momento, mi komprenis: se oni volontulas por sia lando, la revo de unu persono povas ekbruligi la esperon de alia. Diplomiĝinte en 2023, mi alfrontis labor-elekton. Unuflanke la oferto en Pekino de EPĈ rekte rilatis al Esperanto. Aliflanke estis la eblo iĝi juna publika administranto, por kiu mi devis reveni al vilaĝo de mia denaska urbo Linyi kaj zorgi pri kampara laboro. Tio ŝajne tute ne rilatis al Esperanto, sed eble mi povus per ĝi vivigi kelkajn el ĝiaj idealoj. La Kanto de Montoj Yi kaj Meng, kiun ni Linyi-anoj aǔdis de infanaĝo, influis mian decidon! Vi povas konsideri mian elekton stulta, sed mi daǔre revas, ke junuloj devas fari ion signifan! Tiel, en julio 2023, mi alvenis al la vilaĝo Beizhang de la vilaĝego Yangji de Tancheng-gubernio. Tuj post mia alveno, mi devis prizorgi la riverpatrolon por malhelpi dronadon de infanoj. Mi kaj la vilaĝa sekretario senĉese admonis kamparanojn. Sed iam maljunulino demandis min: „Junulo, vi nur diras, ke ni prizorgu infanojn, sed kiu faros la kampolaboron? Ĉu vi povas prizorgi niajn infanojn?” Aǔdinte tion, mi ruĝiĝis – mi pensis, ke mi jam profunde komprenis la popolanojn, sed fakte tute ne. Tial, mi aranĝis klasĉambron en nia vilaĝo, prizorgante infanojn tage, preparante kursojn nokte kaj starigante „Lernejon de Yi Meng”. Dum la lecionoj, Zhang Xiaoxiao ĉiam donis al mi sukeron: „Sinjoro, manĝu ĝin! Ĝi estas dolĉega.” Vidante lian naivan rideton, mi komprenis kiom gravas efektive fari aferojn laǔ la deziroj de la popolanoj. Infanoj estis tiel prizorgataj, sed la monujo de la vilaĝanoj estis malplena. Iam manĝante jianbing-on (ĉinan paneton), mi subite konsciis: la vilaĝo havas bonajn metiistojn, sed mankas merkata pensmaniero; ili havas laborforton, sed mankas industria ĉeno. Jen malfacilaĵo, kiun junuloj devas superi! Ek! Malgraǔ la malfacilaĵoj, la loka kvalito „decidi kaj tuj fari” ekestis! Sen mono, sen ekipaĵo? Mi kaj la vilaĝa sekretario multfoje vizitadis firmaojn por peti investon kaj akiris 50 000 juanojn. Sen loko? Mi kaj la vilaĝanoj kune transformis neuzitajn loĝdomojn. Sen produktaj sakoj? Mi, kiu studis Esperanton, desegnis per mano sakon kun nia historia saĝulo Zhuge Liang kiel „nova kamparano”, kiu tenis bambuan glavon unuflanke kaj pan-kradon aliflanke. Neniuj vendoj? Ni portis jianbing-ojn al foiroj, laǔdis ilin al ĉiuj la tutan tagon, ĝis nia gorĝo raǔkiĝis kaj ni ne plu povis paroli. Tiel finfine venis la unua mendo: „Unue 50 kilogramojn!” Tiun IPR 2025/452

— página 53 del PDF —

nokton, telefonante hejmen el la vilaĝo, mia gorĝo doloris kaj ploris, sed mia koro varmis kaj mia sonĝo estis eksterordinare dolĉa. La persisto en niaj koroj pelas nian industrion de jianbing-oj. En 2024, danke al plurflankaj klopodoj, ni sukcese akiris financadon de 1,5 milionoj da juanoj por realigi normigitan produktejon de 1 500 kvadrataj metroj. La vilaĝa kompanio nun dungas profesian manaĝeron por prizorgi la operaciojn kaj ni etendos tiun industrion al 9 najbaraj vilaĝoj. Antaŭvideblas, ke la jaraj vendoj atingos 8 milionojn da juanoj kaj pli ol 100 homoj povos partopreni en la produktado, riĉigante siajn vilaĝojn. Tiel, du jaroj pasis, niaj jianbing-oj vendiĝis al Pekino kaj Ŝanhajo. Jam pli ol 20 vilaĝanoj povas gajni inter 2 000 kaj 3 000 juanojn monate sen devi forlasi siajn hejmojn. Por la vilaĝanoj mi ne plu estas nur „juna publika administranto”, sed „Song de nia vilaĝo”. Ili tiom feliĉas, ke ili povas prizorgi la infanojn kaj enspezis monon, ke ili konsideras min kvazaǔ sian propran infanon kaj mi ricevis rangaltigon. Vere, se oni traktas popolanojn kiel siajn proprajn parencojn kaj zorgas pri iliaj aferoj, ili faras la samon por ni. Kial junuloj de la Z-generacio en Ĉinio volas iri al kamparo? La valorsistemo de nia generacio estas tio, ke ni ne nur rigardu la stelojn, sed ankaǔ tenu niajn piedojn sur la tero, laborante diligente kaj reale. La loko por realigi nian vivon ne estas en malproksimo, sed en nia kapablo kune ridi kaj vivi kun la vilaĝanoj por transformi la „bonan vivon” el revo al realo per niaj propraj manoj. Mi sentas, ke ankaǔ kiel esperantisto mi elektis la ĝustan vojon kaj pretas daǔrigi ĝin kun la samvilaĝanoj. Mia universitata studado de Esperanto portis min al pli profunda socia konscio, kreskigis mian kapablon larĝe revi kaj fortigis mian obstinon praktike trovi la rimedojn por realigi kun la aliaj niajn idealojn pro la komuna bono.

INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez., dumtempe pluservanta ĝis la venonta elekto) Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Nvard Manveljan. Lerneja: Julián Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Oberrauch, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill.

IPR 2025/453

— página 54 del PDF —

Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Kristin Tytgat, Vicente Manzano-Arrondo, Radojica Petrović, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 15) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983. Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la retpaĝon de UEA. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Aimé-Patrick Manirakiza. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Albert Stalin Garrido. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Ahmad Reza Mamduhi. Observanto de UEA ĉe ILEI: Arko (Gong Xiaofeng). LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): prez. Nedeljka Ložajić, nedeljkalozajic@gmail.com. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj) UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Alessandra Madella, a.madella@tiscali.it, Didier Janot, didier.janot@gmail.com, Emmanuel Desbrières kaj Maximiliano Garcia. kaj aliaj Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 25 € en A-landoj kaj 12,50 € en B-landoj, kun ricevo de 4 paperaj kaj bitaj numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj kaj 6,25 € por la B-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera (kune kun la bita) kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA bita kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Lando-kategorioj: B-landoj: iamaj

IPR 2025/454

— página 55 del PDF —

socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.), Afriko, Ameriko (escepte de Usono kaj Kanado), Kiribati, PapuoNov-Gvineo, Solomonoj, Vanuatuo en Oceanio. A-landoj: ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, ilei.kasisto@gmail.com. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de via sekciestro aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la sekciestro alvenos al ILEI kune kun tiuj de la aliaj membroj de la sekcio. Vi jam estos en la sekcia listo kaj ne devos mem sendi la aliĝ- aŭ la abonformularon. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Se vi ne mem posedas UEA-konton, por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Se vi ne estas en la sekcia listo, bonvolu mem sendi la aliĝaŭ la abon-formularon (aliĝilo: https://www.ilei.info/Aligxilo.pdf; abon-formularo por Juna Amiko: https://www.ilei.info/Juna\_Amiko.pdf). Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al la ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 30 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub la numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.

REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto: dr. MURÁNYI Péter, HU-9730 Kőszeg, Rákóczi u. 111. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE: Olena Poshivana, olenaposivana@gmail.com. La adreso de nia arkivo: https://www.ilei.info/revuoj/ipr-arkivo.php. Ni fermis la nunan numeron la 31-an de oktobro 2025, redaktofino por la sekva numero la 15-an de januaro 2026.

IPR 2025/455