El texto completo de los 16 números de la Internacia Pedagogia Revuo de entre 2015 y 2018. La IPR es la revista de ILEI, la liga internacional de profesores de esperanto, y sale desde 1908. La colección, hasta 2025, está dividida en 17 tramos. Para buscar un artículo, un autor o un tema, empezad por el índice de la IPR, que da de cada texto el autor, la página y, desde 1980, un resumen.
De dónde viene
Los números son los del archivo abierto de ILEI, en PDF en su Google Drive. Cada número enlaza su PDF, que es el documento de verdad.
Cómo se ha hecho
El texto es automático y no se ha revisado. De los números que llevan el texto dentro del PDF, que son casi todos los digitales, se ha copiado ese texto. Los escaneados traían un texto sin ninguna letra con sombrero, y se han vuelto a leer con reconocimiento óptico de caracteres (OCR): por eso los números antiguos tienen errores de lectura, sobre todo en las tablas, las listas de direcciones y las páginas a dos columnas. El texto se reproduce en el idioma original, sin corregir, y las fotografías y los dibujos no están. Las marcas «— página N del PDF —» dicen dónde empieza cada página del PDF, que no siempre es la página impresa. Para citar algo de aquí, comparadlo con el PDF.
Los derechos son de ILEI y de los autores. Si alguien que los tenga quiere que retiremos este texto, decídnoslo y lo retiramos.
Los tramos
- 1908-1927
- 1928-1930
- 1931-1934
- 1935-1956
- 1957-1974
- 1975-1982
- 1983-1988
- 1989-1991
- 1992-1994
- 1995-1998
- 1999-2002
- 2003-2006
- 2007-2010
- 2011-2014
- 2015-2018
- 2019-2022
- 2023-2025
Los números
IPR 2015/1
— página 1 del PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 45 – trimonata
15/1
Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Monique Arnaud Wera kaj Detlev Blanke Mireille Grosjean Dennis Keefe Zsófia Kóródy Katalin Kováts Elisabeth Le Dru Stefan MacGill Radojica Petroviĉ Dima Ŝevĉenko Bert Ŝuman László Szilvási Kristin Tytgat
— página 2 del PDF —
Supre: Grupa foto dum AMO 7 en Lomeo, Togolando. Malsupre: Grupa laboro. Okazis prelegoj kun aktiva laborado de ĉiuj pri starigo kaj estrado de loka klubo (R. AFANTCHAO), pri Afrika Agado (A. ADJE), pri koridora agado (M. GROSJEAN), pri konstruado de retejo (A. AGBOLO).
IPR 15/12
— página 3 del PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario, vic-prez. de UEA Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1
AdE – Akademio de Esperanto
Titolpaĝe: Nelson MANDELA, (1918-2013) Nobel-pacpremiito en 1993. „Longa marŝado al libereco”, 700-paĝa aŭtobiografio. Vidu parton de ĝi sur paĝoj 21-23.
Enkonduko Karaj legantoj! Jen komenco de nova jaro. Ĝi estos grava jaro pro diversaj kialoj. Certe multaj e-istoj iros al Lillo por la centa UK. Kelkaj el la foraj landoj ne saltos al Francio por semajno, sed veturos iom tra Eŭropo. Oostende, nia konferenca loko, allogas ilin. Plie ILEI ofertas rabaton al homoj, kiuj organizas karavaneton de komencantoj al tiu urbo. Do la junulargastejo svarmos kaj zumados dum plena semajno. Certe la Tria Tutmonda Kolokvo estos grava evento dum la svisa printempo. Ĝuu nian IPR-on! Ĝuu nian periodaĵon Juna Amiko! Lernu mem kaj instruu al aliaj! Jen la daŭraj taskoj de ĉiuj! Mireille GROSJEAN Karaj legantoj! IPR 2014/4 estis iom nekutima, ĉar titolpaĝe aperis mia portreto kaj eĉ du artikoloj okupiĝis pri mi okaze de mia 20-jariĝo ĉe IPR. (La ideo venis ne de mi, sed de Mirejo). Mi kore dankas ĉiujn gratulojn kaj bondezirojn ricevitajn en IPR kaj tra retaj kanaloj. Krome, en la nomo de nia redakcio mi gratulas al Mirejo, kiun La Ondo de Esperanto proklamis ’Esperantisto de la jaro 2014’ pro ŝia afrika agado, la gvidado de la 47a konferenco en Montevideo kaj la preparado de nia ĉijara kolokvo en Svislando. Jozefo NÉMETH IPR 15/13
— página 4 del PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN – Jozefo NÉMETH): ………………………………………… 3 Katalin KOVÁTS: Retrorigarde al la KER-ekzamenoj ………………………………………. 5 Dennis KEEFE: Pedagogio estas por infanoj. Andragogio estas por plenkreskuloj . 9 Elisabeth LE DRU: Ludi kaj senkonscie lerni! ……………………………………………….. 17 Mireille GROSJEAN: Fulmrapida komparo ……………………………………………………. 20 Nelson MANDELA: Longa marŝado al libereco (fragmento, tr. M. GROSJEAN) ….. 21 Mireille GROSJEAN: ILEI kaj UNESKO ……………………………………………………….. 23 Mireille GROSJEAN: Instrui pacon (responde al Mihai TRIFOI) ………………………… 24 El la landoj kaj sekcioj (FR, DE, CU, NP, RU) …………………………………………….. 25 Por via notlibro (László SZILVÁSI, Wera kaj Detlev BLANKE, Stefan MACGILL) . 32 Pri niaj konferencoj… ……………………………………………………………………………….. 34 – Dumkonferencaj kursoj por komencantoj (Radojica PETROVIĈ) ……………………. 34 – Lingva justeco kaj paco: Kiuj defioj por la nuna mondo?(Kristin TYTGAT)……. 34 – ILEI 2016: Konferenco en Hungario kaj festivalo en Kroatio (R. PETROVIĈ) …. 36 Redakciaj informoj ……………………………………………………………………………………. 39 Informoj pri ILEI ………………………………………………………………………………………. 39 Adresaro de la sekcioj, reprezentantoj kaj kontaktpersonoj de ILEI ………………… 41
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>.Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 7969 709 66. Rilatoj kun Unesko kaj FIPLV. Reprezentanto de ILEI ĉe UEA. Vicprez.: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. <zsofia.korody@esperanto.de>. Tel./fakso hejmaj: (+49) 5521-5983. Ecentroj, ekzamenoj, ALTE. Vicprez.: GONG Xiaofeng „Arko”, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. <arko.gong@qq.com>. Universitatoj. Estrarano pri financoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Sekretario: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <ilei.sekretario@gmail.com> por sekretariaj aferoj, <radojica.petrovic.rs@gmail.com> alie. Tel. hejma (+381) 32 371053. Konferencoj, rilatoj kun TEJO. Vicsekr.: Magdaléna FEIFIČOVÁ „Fejfi”, Bernolákova 25/5, SK-010 01 Žilina, Slovakio. <ilei.oficejo@gmail.com>. Membro-administrado. Rilatoj kun FEL. Estrarano: Bharat GHIMIRE, G.P.O. Box 10518, Kathmandu, Nepalo. Tel. (+1) 620 9877. <nespa.1990@gmail.com>. Universitatoj. Komisiito por helpi al aliĝpetoj. Estrarano: Enikő ZENGŐ SEREGHY, Dózsa u.14. 2/8, HU-4400 Nyíregyháza, Hungario. <enimyster@gmail.com>. Tel. portebla: (+ 36) 203234365. Kalendaro, ekzamenoj, multlingva paĝaro www.ilei-mondo.info, varbado. Estrarano: Penny VOS, Aŭstralio <penivos@yahoo.com>. Lerneja agado.
IPR 15/14
— página 5 del PDF —
Retrorigarde al la KER-ekzamenoj En decembro 2014 finiĝis la unuaj 6 jaroj de la KER-ekzamensistemo. Ekde la 31a de decembro 2008 UEA kaj la budapeŝta ekzamencentro ITK okazigas ŝtate agnoskatajn, unulingvajn ekzamenojn pri Esperanto. Estas proponataj tri niveloj (el la sesŝtupa skalo). La sistemo estas ellaborita surbaze de la Komuna Eŭropa Referenckadro kaj agnoskata de la Asocio de Lingvo-Testistoj de Eŭropo (ALTE). UEA estas membro de ALTE, kaj niaj reprezentantoj regule partoprenas ĝiajn kongresojn kaj aranĝojn. La fakto, ke ni havas ekzamensistemon, kiu kongruas kun la plej prestiĝa sistemo en Eŭropo, kaj ni disdonis jam 1500 atestilojn al kandidatoj el 65 landoj, estas por Esperanto kaj por nia movado grava lingvopolitika venko, kiun ni devas konservi kaj plu flegi. Nombro de kandidatoj laŭ tempo (entute: 1509)
Entute okazis 45 sesioj en 30 landoj. 17 el la landoj havis propran sesion, kun fizika ĉeesto de komisiono. La aliaj estis envolvitaj nur kadre de la tutmondaj ekzamentagoj. UEA nomumis trikapan Ekzamenkomisionon, kiun gvidas Katalin KOVÁTS. La aliaj du membroj estas Zsófia KÓRÓDY kaj Renato CORSETTI. Pro la envolviĝo de Katalin KOVÁTS, ŝia retejo, edukado.net, fariĝis la ĉefa loko de la organizado de la ekzamenoj. Tie eblas aliĝi al la sesioj, kaj tie okazas la informado, varbado, disvolviĝas la pretigo de lokaj organizantoj kaj helpantoj, ĉefe kiam temas pri la tutmondaj sesioj. IPR 15/15
— página 6 del PDF —
La Tutmondaj Ekzamentagoj havas vere gravan rolon kaj bezonas tre ampleksan kunordigadon. Okazis tia tago en la lastaj sinsekvaj tri jaroj kun plurcento da partoprenantoj, en ĉ. 20-25 lokoj en dudeko da landoj. Tiuj ekzamenkampanjoj estis inventitaj kaj lanĉitaj de Katalin ĉefe ĉar la samtempa okazigo de sesioj en diversaj mondpartoj ebligis ekonomian uzon de la samaj testoj. Ne neglekteblas aliflanke, ke la samtempeco donis okazon por grupaj kaj vastaj kampanjo kaj reklamo ankaŭ ekster la movado. Tiujn eblojn en pluraj lokoj, ekzemple en Francio, oni tre bone utiligis aperigante artikolojn, engaĝante lokajn gravulojn kaj amaskomunikilojn. En la unua jaro okazis nur skribaj ekzamenoj en tiu semajnfino, sed en la postaj jaroj, helpe de la moderna tekniko kaj retaj ebloj, en pluraj lokoj estis aranĝitaj ankaŭ parolaj sesioj. De jaro al jaro en la tutmondaj ekzamenoj sesdek-sepdek personoj kunlaboris fiere kaj sindediĉe por la sukcesigo de la ekzamenoj. La eventoj de la ekzamenoj, precipe tiuj de la tutmondaj, kaj la disdono de la atestiloj, kiujn oni aranĝas publike kaj feste – ekzemple ankaŭ dum la kongresoj – havas la forton de enmovada varbado. Post la unuaj jaroj la ekzamensistemo paŝon post paŝo ekhavas prestiĝon, oni fieras pri sia atestilo, aliaj volas same trapasi ekzamenojn. Estas pluraj lokaj aŭ landaj estraroj, kie la membroj trapasis KER-ekzamenon. Dekoj da geedzaj paroj, aŭ gepatroj kun filo aŭ filino kune ekzameniĝis. En januaro 2015 ekzameniĝos la 14-jara filo de la familio Oliveira BISCOTTO el Brazilo, kaj se li sukcesos, ili estos la unua kompleta familio kun infano, kies ĉiuj membroj posedas KER-atestilon. Kelkaj e-istoj laŭpaŝe trairas la tutan skalon kaj sinsekve ekzameniĝas. Estas ĝis nun 22 personoj, kiuj post sukcesaj ekzamenoj akiris 3 diversajn atestilojn. Aliaj 6 kandidatoj posedas 4 atestilojn kaj unusola, Unia LUCETTE (FR), la ĉampionino, havas 5 atestilojn de diversaj tipoj kaj niveloj. La liston de la 1509 kandidatoj, pri kiuj ni fieras, vi povas legi en la retpaĝo http://edukado.net/ekzamenoj/kandidatoj. Se vi ekzameniĝis kaj ne aprobis ankoraŭ tie la aperigon de viaj datumoj, bv. fari tion. La liston ni konsilas uzi kiel gravan argumentilon dum la pledado por enkonduko kaj/aŭ instruado de Esperanto.
IPR 15/16
— página 7 del PDF —
La ekzamenokazoj laŭnivele dividiĝas en relative bona proporcio. 413 personoj sukcesis sur la nivelo B1, 452 sur B2 kaj 644 sur C1. Nia teamo nun laboras por preparo kaj lanĉo de nova nivelo, nome de A2, por speciala publiko, por junuloj. Ĝi ebligos, ke tiuj, kiuj en lernejoj lernas Esperanton, povos trapasi oficialan ekzamenon. En la lastaj jaroj pretiĝis analizo pri la proporcio de sukcesoj kaj malsukcesoj. La rezultoj montris du gravajn pripensendaĵojn. La plej alta nombro de fiaskoj okazas je nivelo B1 (ĉ. 20%), kaj apenaŭ okazas en nivelo C1. Estas jaroj, kiam neniu malsukcesas en tiu alta nivelo. Alia observaĵo estas, ke la malsukcesoj grupiĝas ne ĉirkaŭ unu aŭ du konkretaj ekzamenoj (do, ne la testoj kulpis), sed ĉirkaŭ kelkaj ekzamenlokoj, kie aŭ la nekono de postuloj aŭ la iom altruda stimulo al ekzameniĝo kaŭzis la problemojn. Estonte necesos atenti pri tio. Ĉiuokaze multe helpas kaj tre laŭdindas tiuj iniciatoj, kiam la kluboj okazigas specialajn kursojn kaj preparsesiojn antaŭ la ekzameno, kaj la esperantistoj, kiuj normale konsideras sin jam „pretaj”, do neniam sekvas kursojn, por la ekzamenoj konscie ekstudas gramatikajn librojn, sisteme riĉigas sian vortprovizon, solvas testojn kaj ekzercojn, kio bone montriĝas ĉe la elŝutoj de miloj da tiaj materialoj ĉe edukado.net. Danke al la studado la kandidatoj malkovras siajn erarojn. Tiuj atingaĵoj estas eble la plej gravaj valoroj de la ekzamensistemo, ĉar la ĉefa celo estas altigi la lingvonivelon de la membroj de nia komunumo. Rigardante la nombron de la ekzameniĝintoj, Francio, lando, kiu havas bonegan kaj seriozan landan ekzamensistemon, elstaras kaj en la ekzameniĝoj kaj en la okazigo de ekzamenoj. La sekva en la ranglisto estas Brazilo, kaj en la tria loko staras Rusio. Tiuj tri landoj ne nur kvante estas en la samaj pozicioj, sed ankaŭ en la valoro de la ekzamenoj. Ni aplikas sistemon, laŭ kiu ni atribuas poentojn por la diversaj
IPR 15/17
— página 8 del PDF —
partoj laŭnivele. C1K (kompleksa) valoras 6 poentojn, B2K-ekzameno 4 poentojn, B1K 2 poentojn. Skriba aŭ parola aparte valoras la duonon de la koncerna nivelo. Laŭ tio, landoj, kie malpli da personoj ekzameniĝis, sed sur pli alta nivelo, povas atingi pli bonan pozicion en la laŭpoenta kaj fakte laŭkvalita listo, ol tiuj, kie ekzameniĝas pli da kandidatoj, sed sur malalta nivelo. La listigitaj atingaĵoj en pluraj landoj ligiĝas al specifaj agadoj, personoj aŭ lokoj. En Francio Greziljono fariĝis jam tradicia ekzamenloko, kaj krom tio el deko da urboj en pluraj lokoj okazis ĉiun fojon tutmonda sesio. Dankon al geedzoj PLUTNIAK en Arras, al Pierre TELLE BOUVIER en Limoĝo kaj Didier JANOT en Parizo. Brazilanoj regule okazigas sesiojn dum la landa kongreso, kaj Kuritibo partoprenis ĉiujn tri tutmondajn sesiojn. En Rusio menciendas la forta organiza teamo kun pluraj sesioj en Moskvo, kaj po unu jara sesio en Jekaterinburgo kaj Ĉeboksaro. En Meksiko ni dankas Mallely MARTÍNEZ kaj Martin SCHÄFFER pro la senlaca kaj sistema laboro. En Germanio Herzberg ludas grandan rolon. Por la italoj ĉefe la italaj kongresoj kaj tieaj ekzamenoj portis la gloron. En Ĉinio laŭdendas la agado kaj varbado de GONG Xiaofeng (Arko), en Svislando de Mónika MOLNÁR en la lernejo Granda Ursino en La Chauxde-Fonds, kaj en Sud-Koreio ni dankas la UEA-estraranon LEE Jungkee. Regula kaj persista varbado kaj ekzamenado okazis en Kolombio, danke al Ruben TORRES kaj liaj klubanoj, kaj en Argentino danke al la tie aganta Petra SMIDÉLIUSZ. Apartan dankon meritas Christophe CHAZAREIN, Dorota RODZIANKO, Victor SOLÉ, Jannick HUET pro la bona laboro en la memstaraj sesioj de Greziljono, Nitra kaj Ronda. Sen la helpoj de Derek ROFF, Joseo Roberto TENORIO kaj Ivan COLLING en multobligaj kaj loĝistikaj taskoj ni malfacile elturniĝintus. Ankaŭ la kolegoj ĉe ITK; Márta KOVÁCS, Pálma CSISZÁR, Enikő SEREGHYNÉ ZENGŐ kaj la administranto Csongor NEMODA ricevu nian dankon. Kaj fakte ĉiuj dankindas, kiuj iel helpis kaj ankaŭ tiuj, kiuj ekzameniĝis. Do, brave al ni ĉiuj! Estonte la KER-sistemo kaj ĝiaj laborformoj ne multe ŝanĝiĝos. Ni daŭre okazigos tutmondajn ekzamentagojn kaj certe estos sesioj dum la
IPR 15/18
— página 9 del PDF —
Universalaj Kongresoj. Plue mendeblos sesioj por landaj kongresoj kaj aliaj multnombraj aranĝoj. La aktualaj sesioj ĉiam videblas en la paĝo, kie aperas ankaŭ la aliĝiloj: www.edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj Por sekvi la aktualajn membrokotizojn de UEA – surbaze de kiuj ni difinis la ekzamenkotizojn – almenaŭ en unu kategorio ni efektivigos etajn kotizaltigojn. Nur en la baza landkategorio (por landoj kiel ekz. Francio, Usono ktp.) parola aŭ skriba sesio en B1-nivelo de 34 eŭroj altiĝos al 35 eŭroj, ĉe B2-nivelo de 37 eŭroj al 40 eŭroj, kaj en C1-nivelo de 42 al 45. La kotizo de la kompleksaj ekzamenoj estos do B1: 70, B2: 80 kaj C1: 90 eŭroj: www.edukado.net/ekzamenoj/ker/kotizoj. En la aliaj kategorioj ni ne modifis la prezojn, ĉar eĉ tiel por ke kandidatoj el nepagipovaj landoj povu ekzameniĝi, ni bezonis trovi sponsorojn, financan subtenon, krom tiuj ĉ. po 10 eŭroj, kiujn UEA aldonas al ĉiu kandidato el tiuj landoj. Dankon al Synnöve MYNTTINEN, Ranieri CLERICI kaj Leif Arne STORSET, kiuj en la pasintaj jaroj per signifaj sumoj ebligis al cento da homoj ekzameniĝi. Dankon al ĉiuj, kiuj per malpli grandaj, sed valoraj subtenoj same helpis. Pliajn informojn, detalajn klarigojn, raportojn, statistikaĵojn, fotoalbumojn, helpmaterialojn kaj specimenojn, fakte ĉion pri la ekzamenoj vi trovas en la sekcio EKZAMENOJ ĉe www.edukado.net aŭ informiĝu ĉe kerekzamenoj@edukado.net. Ni daŭrigu la laboron, senhalte kaj entuziasme, ĝis la sekvaj etapoj, al la 2000-a, 3000-a, 5000-a sukcesaj ekzamenoj kaj atestiloj. Katalin KOVÁTS
Pedagogio estas por infanoj. Andragogio estas por plenkreskuloj Laŭ la eminenta edukisto pri plenkreskula lernado (priatentu: plenkreskula, ne infana), Doktoro Malcolm KNOWLES [vd la foton sekvapaĝe], profesoro kaj aŭtoro de pli ol 200 artikoloj kaj libroj pri lernado kaj instruado por postuniversitata studado, ekzistas fundamentaj diferencoj inter infanoj kaj
IPR 15/19
— página 10 del PDF —
plenkreskuloj rilate lernadon kaj instruadon. Infanoj lernas pedagogie, sed plenkreskuloj andragogie. Por simpligi, infanoj alproprigas sciojn per metodoj speciale adaptitaj por infanoj, kaj plenkreskuloj per metodoj adaptitaj por ili. Instruistoj kiuj sukcesas en la elementa aŭ meza lernejo kun infanoj aŭ junuloj, laŭ Malcolm KNOWLES, ofte malsukcesas kiam ili provas instrui plenkreskulojn. Tra jardekoj da studoj, esploroj kaj praktikaj spertoj, Knowles disvolvis teorion pri instruado de pli aĝaj lernantoj, la plenkreskuloj, (ĉefe por lernantoj post la universitataj jaroj, do inter ĉirkaŭ 20- kaj 100-jaraĝaj), kaj en sia teorio, li listigas kiel bazon ses fundamentajn diferencojn inter junaj kaj maljunaj lernantoj. Tiuj ses principoj estigos la bazon de ĉi tiu artikolo. Ofte en Esperantujo ni parolas pri instruado, sed tamen, ni ne pripensas pri la gravaj diferencoj inter la gelernantoj de diversaj aĝoj: tre junaj, junaj, mezjunaj kaj maljunaj gelernantoj. Baza eraro de edukado estas provi instrui same aŭ tro simile al ĉiaj gelernantoj. Pro tia malatentado pri tiu grava aĝotemo estus inde, ke ni iom trarigardu la teorion de Knowles kaj lernu kiel ni povas pli bone instrui al niaj plenkreskuloj, ĉar plenkreskuloj restas esenca ero de nia gelernantaro. Krome, estas ĝuste kun niaj kursoj por plenkreskuloj kie ni tro ofte vidas katastrofan forfalon de la nombro de gelernantoj inter la komenco kaj la fino de kurso. En Madrido, kie mi antaŭe instruis E-on, kursoj ofte komenciĝis kun pli ol 30 lernantoj, plenkreskuloj ĉiuj, kaj finiĝis kun malpli ol 5! Parto de la problemo estis la enhavo de la kurso mem, sed parto ankaŭ estis pro la tendenco instrui kurson al kvindekjarulo kvazaŭ li aŭ ŝi estus infano. En ĉi tiu artikolo, mi uzos la terminojn pedagogio kaj andragogio laŭ la sekva difino de Knowles: pedagogio estas la scienco kaj arto instrui al infanoj; andragogio estas la scienco kaj arto helpi al plenkreskuloj lerni. Estas substrekinde en tiu difino, ke la emfazo en pedagogio estas pri INSTRUADO, dum la emfazo en andragogio estas pri LERNADO. En andragogio la instruisto HELPAS la lernanton memlerni, memstariĝi por ke tiu lernanto en la postaj monatoj kaj jaroj daŭre emu lerni. Ne tiom gravas bona aŭ perfekta instruado en andragogio, gravas bona lernado kaj preparo IPR 15/110
— página 11 del PDF —
por venonta lernado. La instruisto en andragogia rolo ne tiom instruas; li aŭ ŝi helpas al la plenkreskaj lernantoj iĝi dumvivaj lernantoj. En andragogia kurso por plenkreskuloj, la instruisto ne estas aktoro, nek magiisto, nek dinamika instruisto; la instruisto estas helpema, atentema pri la individuoj en sia klasĉambro. Antaŭ ĉio, en andragogio, la instruisto ne celas, ke la gelernantoj sekvu lin, ŝatu lin, sed celas, ke la gelernantoj sendependiĝu de la instruisto por iĝi motivitaj, dumvivaj memlernantoj. Multe da esperantistoj pensas, ke Andreo CSEH estas ekzemplo de ege bona instruisto de E-o, sed en la kadro de pedagogio-andragogio, Cseh estas pedagogo, ne andragogo. Li jes ja instruis al plenkreskuloj, sed li multe pli utiligis metodojn pedagogiajn, ne andragogiajn. Andragogo ne tro regas la gelernantojn de la klasĉambro; en la kurso de Cseh, tamen, ĈIO estas regata, kontrolata, kaj la instruisto ĉiam estas la centro de la instruado, kvazaŭ reĝo sur trono, tute kontraŭe al bona andragoga kurso, kie la instruisto ofte ne centras, sed flankas kaj rolas kiel helpanto, servanto, ne kiel ĉiopova, ĉionscianta manipulanto de la lernoprocezo. Se vi observas bonan kurson de andragogo por plenkreskuloj, vi eble tute ne rimarkos, ke la kursgvidanto estas bona; vi rimarkos, ke la kursanoj estas bonaj, kaj ke ili volas studi kaj lerni Esperanton eĉ sen la instruisto. En bona kurso de andgragogo, kiam la instruisto forlasas la klasĉambron, la gelernantoj daŭre lernas kaj studas, ĉar ili jam lernis labori sendepende. Andragogio ne estas nova ideo, nova koncepto. La gelernantoj de Sokrato, de Platono, de Aristotelo, de Konfuceo, de Jesuo estis plejparte plenkreskuloj. Kaj kiam Aleksander KAPP, en la jaro 1833, enkondukis la vorton andragogio (Andragogik), li faris tion por priparoli la instruadon de Platono en Grekio al plenkreskuloj. Poste alia germano, Eugen ROSENSTOCK, interesa intelektulo kiu dufoje doktoriĝis ĉe la Universitato de Heidelberg, verkis libron titolatan Andragogik, kaj post kariero en Germanio, li migris al Usono kaj parolis kaj instruis pri andragogio tie. Tamen en Usono, la subfako de edukado kiu rilatis la instruadon de plenkreskuloj, kutime utiligis la anglan terminon Adult Education ĝis la sepdekaj jaroj kiam, refoje, la eŭropanoj konsilis al Malcolm KNOWLES la utiligon de tiu vorto andragogio. Kaj nun mi parolos pri andragogio, kaj ĝuste pri la teorio proponita de Malcolm KNOWLES. La studofako andragogio estas multe pli ampleksa ol la idearo de Knowles, tamen, estas li kiu plej verkis pri tiu temo en la 20a jarcento, kaj lia
IPR 15/111
— página 12 del PDF —
filozofio ankoraŭ tre influas la nuntempan pensadon pri instruado de plenkreskuloj kontraste kun tiu de infanoj. Laŭ Knowles, instruado de plenkreskuloj devas malsimili al tiu de infanoj, ĉar estas ses fundamentaj diferencoj inter infanoj kaj plenkreskuloj rilate lernadon kaj instruadon. Tiuj ses diferencoj ne estas absolutaj sed relativaj. Kaj tiuj diferencoj, kaj tio estas unu el la fundamentaj kritikoj de la teorio de Knowles, fokusiĝas multe sur la individuon, sed ne sur la socion en kiu vivas tiu individuo. Spite al tiuj kaj aliaj problemoj kun la teorio, ni trarigardu tiujn ses diferencojn inter infanoj kaj plenkreskuloj. 1. Kialo por lernado de plenkreskulo tre gravas: Unu diferenco, laŭ Knowles, estas ke plenkreskulo bezonas scii ĝuste KIAL li aŭ ŝi devas lerni tiun aŭ alian temon. Infano, aliflanke, bezonas scii nur tion, kion li aŭ ŝi devas fari por sukcese kompletigi taskon EN la lernejo, aŭ por sukcesi en ekzameno. Kiamaniere apliki matematikon, geografion aŭ historion al la ĉiutaga vivo ne tre interesas infanon, sed por plenkreskulo tiu kurso pri geografio aŭ alia temo devas havi vivosencon. Plenkreskulo pensas pri siaj bezonoj: pri sia ekonomia vivo, pri sia familia vivo, pri sia socia vivo, ankaŭ pri siaj ŝatokupoj. En kurso pri matematiko, se nia plenkreskulo ĉeestas tian kurson, li aŭ ŝi demandas ne pri geometrio aŭ trigonometrio, sed ĉu tiu kurso kun tiaj scioj helpos lin/ŝin pli bone labori, pli bone perlabori monon, ĉu la kurso helpos lin en la familia vivo aŭ eĉ en hobio ktp. Plenkreskuloj pensas multe pli pri konkretaj bezonoj. Indas, do, ke instruisto pensu iomete pri tio antaŭ ol doni lecionojn. Ĝuste KIAL nova lernanto povas profiti de la kurso de E-o? Ne indas tro rapide, aŭtomate kaj mekanike respondi al tiu demando. Bezonatas ekkoni la gelernantojn iom. La kialoj por studi ion ajn estas diversaj. Ekzemple, en unu lando dum unu brila studento studas medicinon por helpi kuraci malriĉulojn, alia studento studas por gajni kiel eble plej da mono; alia studas ĉar estas tradicio en la familio ktp, ktp. La esplorado de la motivoj por aliĝi al kursoj, esplorataj kaj priskribataj de D-ro Roger BOSHIER de Kanado indikas, ke estas sep ĉefaj motivoj por plenkreskula lernado kaj nur du el ili rilatas karierajn aŭ edukajn celojn. Aliaj du el la sep motivoj rilatas sociajn kialojn, kiuj staras tute ekster la temo studata. Ekzemple, en miaj kursoj en Madrido aŭ en la Kastelo Grésillon en Francio, kelkaj el miaj gelernantoj ne ĉeestis ĉefe por lerni E-on, sed por ekkoni novajn amikojn. Tio estas socia motivo por
IPR 15/112
— página 13 del PDF —
lernado, kaj parte klarigas la fenomenon eterna komencanto. Estus trans la kadro de ĉi tiu artikolo paroli pli profunde pri motivoj kaj plenkreskula lernado, sed ĉiaokaze, ĉiu instruisto de plenkreskuloj povas pli bone lernigi aŭskultante la gelernantojn kaj informiĝante ĝuste kial ili ĉeestas la Esperantan kurson. Klarigi al gelernantoj la kialon de ilia kurso povas plenumi fundamentan bezonon de pli aĝaj plenkreskuloj laŭ Knowles, kaj mi konsentas kun li pri tio. Tamen, kiam mi instruas gelernantojn de E-o ĉu en Azio, Eŭropo aŭ Nordameriko (mi instruis, ekzemple ĉirkaŭ 1500 horojn en Ĉinio per la BEK-Kurso www.bekkurso.info), mi ne diras al la gelernantoj kial ili devas lerni E-on. Mi ne parolas pri la komunaj menciataj avantaĝoj: Pasporta Servo, geamikoj en la tuta mondo, Universalaj Kongresoj ktp. Mi scias, ke mi probable eraras laŭ la nocio de Knowles kaj ankaŭ laŭ la rekomendoj de preskaŭ ĉiuj instruistoj de E-o, kiujn mi konas. Mi fokusiĝas nur sur la instruado de la lingvo mem. Mi lasas al la gelernantoj poste malkovri la avantaĝojn de E-o. Mi ne estas vendisto aŭ merkatikisto kiam mi instruas la Internacian Lingvon. Tute kontraŭe. Tiu aliro eble funkcias por mi, sed eble ĝi ne funkcios por aliaj instruistoj. 2. Plenkreskulo psikologie dependas de si mem, ne de instruisto: Dua fundamenta diferenco inter la lernado de infanoj kaj plenkreskuloj estas, ke la membildo, la memkoncepto (angle, self-concept) de tiuj du malsamaĝaj grupoj tre diferencas laŭ Knowles. Simplavorte, infanoj dependas ĉefe de la instruisto por daŭrigi la lernadon, sed plenkreskuloj dependas de si mem. Memlernado estas ĉefe fenomeno de plenkreskuloj. Plenkreskuloj ekinteresiĝas pri iu temo, kaj poste komencas studi ĝin kun aŭ SEN instruisto. Esploristo Allen TOUGH de la Universitato de Ĉikago komencis studi ĝuste tiun temon antaŭ 50 jaroj, kaj malkovris neatenditan de li kaj de aliaj esploristoj, ke plenkreskuloj multe pli ofte memlernas ol oni antaŭe supozis. Doktoro Tough malkovris, ke surprize granda nombro da plenkreskuloj sendepende elektas temon kaj ekstudas ĝin plejparte ekster la tradicia kadro de niaj lernejoj kaj universitatoj. Unu ekzemplo de tio estas ĝuste tio, kion ni vidas en Esperantujo. Sen lernejo, sen instruistoj, sen instigo de esperanta asocio, homoj tra la tuta mondo, eble miloj, eble dekmiloj, eklernas ĝis certa nivelo Esperanton. Laŭ profesoro Tough, en Usono, ĝis 90 elcentoj de la adolta loĝantaro pripensas eklerni ion dum tipa jaro, kaj la plejparto de tiu lernado estas SENDEPENDA.
IPR 15/113
— página 14 del PDF —
Kiamaniere tiuj seninstruistaj plenkreskuloj lernas sendepende? Ofte ili komencas per libro pri iu temo, kiu ekinteresas ilin. Poste ili eble parolas kun geamikoj, kiuj scias ion pri la temo. Eble ili serĉas indajn videojn pri ĝi sur la Interreto, aŭ eĉ trafoliumas retan kurson. Ankaŭ eblas, ke poste ili aliĝos al kurso en vespera lernejo aŭ eĉ en universitato. La vojoj de sendependa lernado estas multnombraj, kaj studado de la sendependeco de la plenkreskulo kaj lernado de Esperanto povas esti fruktodona esplorovojo por esperantistoj. 3. Plenkreskulo havas multe da vivosperto, eĉ pli ol kursgvidanto: Tria diferenco inter junaj kaj maljunaj gelernantoj rilatas al vivosperto. Pri tiu tria kategorio de Knowles, preskaŭ ĉiuj interkonsentas, ke tio estas la ĉefa diferenco inter la du aĝo-grupoj. La vivospertoj de plenkreskulo diferencas kaj kvante kaj kvalite de tiuj de infanoj. Kaj estas tiu sperto kiu povas radikale ŝanĝi la lernadon de la kursano kaj la instrumanieron de la kursgvidanto. Plenkreskulo kiu alvenas al kurso je la aĝo de 30 jaroj, 50 jaroj, 70 jaroj havas multege pli da sperto pri preskaŭ ĉio: li legis pli da libroj, vojaĝis pli, ĝojis kaj malĝojis pli, laboris pli, sukcesis kaj malsukcesis pli, kredis kaj miskredis pli … Instruisto kiu ne priatentas la riĉan vivosperton de la gelernantoj, laŭ Knowles, mistrafos en la instruado. Uzi kurson por infanoj en la kadro de plenkreskuloj povas forfuĝigi multe da pli jarohavaj lernantoj. Mi multe miras vidi eĉ spertajn instruistojn, kiuj faras tion. Nia eminenta instruisto, Andre CSEH, surprizas min kiam li eniras en klasĉambron kun menaĝerio de plastaj kaj ŝtofaj bestetoj kvazaŭ li estus en kurso por okjaruloj. Mi scias, ke Cseh multe sukcesis instrui, sed mi ankaŭ scias, ke li estis ege sperta parolanto antaŭ plenkreskuloj, estinte pastro en la katolika eklezio. Eble li povis adaptiĝi sufiĉe bone al tiaj porinfanaj metodoj kiujn li utiligis, sed mi ege dubas ĉu mi kaj la plejparto de la Esperantaj instruistoj povas fari simile. 4. Plenkreskuloj ĉiam pretas lerni se ili BEZONAS lerni: Kvara diferenco inter enlernejaj lernantoj kaj postlernejaj lernantoj estas tio, kion Knowles nomas preteco por lerni (angle, readiness to learn). Plenkreskulo lernas ion novan kiam li aŭ ŝi pretas lerni tion, ne kiam la kurso ekaperas en la kronologia listo de lernotemoj en lernejo. La ritmo de la lernejo kaj la ritmo de la vivo ne ofte kongruas. Knowles, utiligante la teoriojn kaj nociojn de Erik ERIKSON, R.J. HAVIGHURST, Gail SHEEHY kaj
IPR 15/114
— página 15 del PDF —
de aliaj psikologoj, esploristoj kaj verkistoj, diras, ke estas la ŝanĝoj en la vivovojo de plenkreskulo, kiuj ofte motivas tiujn pli aĝajn homojn aliĝi al kurso aŭ fariĝi memlernanto. Havighurst nomas tiujn tempospacojn lernfavoraj momentoj, en la angla teachable moments. Espereble kurso de E-o bone enplektiĝas en la vivodisvolviĝon de plenkreskulo kaj koincidos kun tiuj lerno-momentoj, ĉar se ne, malfacile ni esperantistoj povas allogi kaj reteni niajn lernantojn en niaj klasĉambroj. Indus ke e-istoj komencu multe pli pristudi tiujn vivoŝanĝojn ĉe plenkreskuloj. Ekzemple, baza konsidero estas la tiel nomataj mejloŝtonoj de la vivo: diplomiĝo ĉe universitato, geedziĝo, naskiĝo de infano, laborŝanĝo, morto de kunulo, divorco, emeritiĝo ktp. La grava rolo de lernomomento signifas ankaŭ, ke indas, ke kursgvidanto bone sciu kial ĉiu individua lernanto pretas lerni E-on ĝuste en tiu momento. Kiel ĵus dirite, ŝanĝoj rilate pretecon lerni ofte enviciĝas en la mejloŝtonaj ŝanĝoj, sed estas multe da aliaj vivoŝanĝoj, ne tiel senteblaj kaj palpeblaj por ni. Ekzemple, homo decidas, ke ne plu gravas en lia vivo la perlaborado de kiom eble pli da mono, sed gravas la ĝuado de la ĉiutaga vivo. Tio ĝuste okazis al mi antaŭ ĉirkaŭ 30 jaroj, kiam mi plejparte forlasis la tradician, komercan vivon kaj ekbrakumis vivon kun ĝuado de lingvolernado kaj vivado en aliaj landoj kaj kulturoj. Ĝuste en tiu ŝangomomento mi pretis lerni E-on, ne antaŭe. Kiam mi estis merkatikisto ĉe IBM, konvinki min lerni E-on estus neeble, ĉar mi pensis nur pri merkatika kariero en la mondo de informadiko. 5. Plenkreskulo volas lerni por trovi solvon al SIAJ problemoj: Alia signifa diferenco inter infanoj kaj mezjunuloj/maljunuloj estas tio, ke plenkreskulo aliras lernadon kiel instruiĝon pri specifaj taskoj, kaj tiuj taskoj servas por solvi specifajn problemojn de la ĉiutaga vivo aŭ de la kariero. Infanoj, aliflanke, aliras lernomaterialon kiel objekton, studotemon, nuran aferon de lernejo. Do, plenkreskulo ne konceptas kurson pri geografio kiel trimonatan lecionaron pri regionoj kaj landoj, montoj kaj valoj, riveroj kaj oceanoj, sed konceptas ĝin kiel helpilon, eble, por venonta turisma vojaĝo dum ferioj tra Azio, ekzemple. Infano ne pensas pri iu baldaŭa vojaĝo, sed pri iu baldaŭa raporto kiun li aŭ ŝi devas verki por la instruisto. En la vortoj de Knowles, plenkreskuloj aliras kurson kun fokuso vivo-centra, tasko-centra, problemo-centra. Plenkreskulo serĉas la partojn de la lernado, kiuj rekte rilatas al lia vivo kaj liaj vivo-kondiĉoj. Por esti
IPR 15/115
— página 16 del PDF —
bonaj instruistoj de plenkreskuloj, niaj esperantaj kursgvidantoj bezonas pensi pri siaj kursanoj kaj kiel ili pensas ne nur pri E-o, sed pri la vivo mem. Ĉiuj lernantoj malsimilas. 6. La motivoj por lerni estas ĉefe internaj, ne malinternaj: Finfine, la sesa diferenco inter plenkreskuloj kaj infanoj rilate lernadon konsistas el diferencoj de interna motivado kaj de ekstera motivado. Knowles skribas, ke plejparte plenkreskuloj estas motivitaj interne: ne gravas ĉu ili ricevas multe da poentoj de la instruisto aŭ ne; gravas ke ili lernu tion kion ili volas lerni. Infanoj kaj junuloj ofte laboras ĉar la instruisto aŭ la gepatroj diras, ke estas bone ke ili studu kaj lernu. Plenkreskuloj ne bezonas instruistojn kiuj staras ekstere, por motivi ilin; plenkreskuloj ĉerpas motivojn el si mem. Ĉu la poentaro en la ekzameno altas aŭ ne tiom altas, ne gravas al plenkreskulo. Li aŭ ŝi kutime preferas pritaksi sin mem. Resume, estus bone se ni e-istoj komencus pripensi pri la instruado de E-o tra almenaŭ du grandaj lensoj: la pedagogia lenso kaj la andragogia lenso. Metodoj por infanoj ofte ne kongruas kun la bezonoj de niaj pli aĝaj gelernantoj. Unu kialo de la forfalo de plenkreskulaj lernantoj estas ke bonkora, sed pedagogia instruisto traktas ilin kiel infanojn. Pedagogiaj instruistoj ofte senkonscie ne volas, ke la gelernantoj sendependiĝu de ili. Kiel kelkaj gepatroj, tiaj instruistoj ne volas, ke ILIAJ gelernantoj foriru de la protektado de edukovartado. Tio tute ne estas sinteno de andragogo. Jardekoj da sperto en la instruado de speciale faritaj kursoj por plenkreskuloj montras multe pli bonajn rezultojn kiam la instruisto utiligas pli andragogiajn metodojn por la instruado de la pli aĝaj lernantoj. En la lastaj cent jaroj da instruado de E-o, oni tro ofte ne distingas inter bona metodo por infano kaj bona metodo por plenkreskulo. Kaj fakte, por fini, la nocio METODO preskaŭ malaperas kiam oni instruas plenkreskulojn andragogie. Estas tiom da diferencoj inter la anoj de tipa grupo da plenkreskulaj gelernantoj, ke ĉiu simpligo, ĉiu utiligo de ununura metodo finiĝas per manipulado kaj la miskompreno de homoj maturaj, profunde pensantaj, riĉaj je vivosperto. Andragogio estas por plenkreskuloj, kaj pedagogio estas por instrui al pli psikologie dependemaj lernantoj. Ni de ILEI, ni instruistoj de maturaj homoj, komencu pensi pri ĉio ĉi, por plibonigi niajn instruadon kaj sintenon rilate al novaj plenkreskuloj, kiuj venos al niaj didaktikaj pordoj. Dennis KEEFE, la Universitato Florida Atlantic, Usono
IPR 15/116
— página 17 del PDF —
Ludi kaj senkonscie lerni! Pripensu substantivon, kiu komenciĝas per la sama litero kiel la unua de via antaŭnomo kaj preparu taŭgan geston. Ekz: Maria Muso (kurigi fingrojn antaŭ sin). Gvidantoj de staĝoj ja bone konas tian ludeton, kies celo estas konatiĝo en la tagkomenco.
Alia ludeto: Parole gvidi blindigitan homon por uzi lokajn prepoziciojn kaj akuzativon de movo.
En Vannes, Francio, plurfoje en la jaro mi kunigas esperantistojn por ludi … kaj progresi. Post kelkaj jaroj de observado mi konstatis, ke kio mankas al multaj lernantoj de niaj esperantaj kluboj, tio estas praktikado de la lingvo. Ja ofte en kursoj oni prave instruas gramatikaĵojn kaj laŭtemajn vortojn, kaj kompreneble tiu bazo estas deviga. Tamen, post ioma regado de la lingvaj reguloj, la kapabloj de iuj lernantoj pli-malpli stagnas. Samtempe, ili malkuraĝiĝas pri daŭraj klasikaj kursoj. Kion fari? Potenca rimedo estas ludo. Ludante, homoj malstreĉiĝas pri sia lingvonivelo. Ili senkonscie enkapigas esprimmanierojn kaj vorttrezoron. Ludante ili firmigas jam lernitajn nociojn, kaj uzadas la regulojn. Fine, ludante ili liberigas la parolkapablon kaj kaptas la okazon nature interŝanĝi ideojn en E-o. De sep jaroj do, por kompletigi la kursoproponon al progresantoj de mia regiono, mi uzas perludan pedagogion. Mi organizas Sabatojn, en kiuj la tutan tagon de la 10-a ĝis la 17-a oni parolas E-on, ĉefe ludante. Kaj dufoje
IPR 15/117
— página 18 del PDF —
en la tago, antaŭ- kaj post- tagmeze, okazas ŝajne „pli serioza” afero, nome gramatiktempo, dum kiu oni pritraktas apartan temon. La ludoj povas esti • Paroligaj ludetoj plej diversaj. • Movaj ludetoj: iom da gimnastiko, dancetoj … • Vortludoj: kradoj (estas facile krei iujn pri la taga temo), krucenigmoj, enigmoj (Ekz. Kion oni iam donis al vi, kio daŭre apartenas al vi, kion vi neniam pruntedonas sed kio estas uzata de ĉiuj viaj konatoj? SOLVO = via nomo), ŝaradoj (Ekz. unue: tio, sur kio ni vivas (R), due: 17a litero, trie: mezuras longon / tuto: uzita pro febro / SOLVO = termometro)… • Ĉiaj rolludoj. Ili ĉiam estas efikaj por motivi la staĝanojn kaj liberigi la parolojn. • Sociludoj: mi aĉetis kelkajn en Esperantaj renkontiĝoj (memorludojn, Skramblon), elretigis aliajn (Triban Vivon, Bingon, lotoludojn), kreis iujn (domenojn, memorludojn), kaj ĉefe mem adaptis al Esperanto multajn jam ekzistantajn ludilojn (Anserludon, Skrablon, Trivialan Postkuradon, Bogolon, Dobolon, Desegnu-Divenu, ludon de la HomoLupo, Tabuon, Samopiniulojn …). Tiuj Sabatoj povus esti nur sinsekvoj de ludoj, kiuj kondukus ĉiudirekten, simple plibonigante la vorttrezoron kaj parolkapablon de la partoprenantoj. Tia rezulto en si mem estus jam pozitiva. Sed de la komenco mi opiniis, ke ja eblas fari pli: do ĉiufoje, mi elektas por la tuta Sabato kaj ĝeneralan temon, kaj gramatikan. El tiuj du temoj konsistas la ruĝa fadeno, kiu ligas kaj gvidas maksimumon de la tagokazaĵoj. Ekzemple, en la ses Sabatoj de la sezono 3, mi elektis la kolorojn kiel ĝeneralan temon. Kaj en la kvara, en januaro 2011, ni okupiĝis pri blanko. La gramatika temo estis tiam ES-korelativoj. Konatiga ludo: ĉiu siavice prezentiĝis aldonante al sia nomo kromnomon pri blanko (neĝo, blanka vino, papero, fantomo, jogurto, lakto) Post la matena kvazaŭhora gramatiktempo ni gimnastikis:
IPR 15/118
— página 19 del PDF —
Kunkune ronde. Ĉu vi vidas ĉies ŝultrojn? Do ekde mi, ĉiu dua gimnastikanto ĉirkaŭiru dekstren tuŝante ies ŝultron iufoje maldekstre, aliafoje dekstre. Kiam li aŭ ŝi retrovas sian lokon, la aliaj same agas. Ĉu ĉies ŝultroj estis tuŝitaj? Kies ŝultroj ne? Nenies, bone! … Ludo de la priblankaj francaj esprimoj: Du skipoj en du duonaj cirkloj ĉirkaŭ la tabulo. Blankuloj kontraŭ nigruloj dispartigitaj per go-ĵetonoj. Ĉiu ludanto ricevas francan esprimon entenante la vorton «blanc». Post preparo, la tasko estas, parolante Esperante, divenigi ĝin kaj ĉefe sian Esperantan tradukon al la alia skipo. Divenantoj ricevas po 2 poentojn por ĉiu ĝusta duobla respondo en 2 minutoj. (1 poenton por duona respondo). Divenigantoj gajnas unu poenton se ili bone klarigis. Ekz: «Blanc comme un linge» = simila al blanka tuko, rilate al homo = PALEGA, «Blanc comme neige» = farinta nenian malbonaĵon = PURA, SENKULPA, … Tiu ludo, krom paroligi la homoj, celas montri, ke vortalvorta traduko el la nacia lingvo plej ofte ne taŭgas. Kunpikniko: oni provas ne krokodili! Sociludoj. Post la manĝo necesas iom ripoziga tempo. Sociaj ludoj tiam estas taŭga agado por trankvila digesto kaj samtempa lingva komprenado-parolado. Posttagmeza preskaŭ-hora gramatiktempo sekvata de gimnastiketo.
Ana montras foton de bankizo
Verkada ateliero Duope kaj uzante la indikojn, verku fantazian sekvaĵon por la jena frazkomenco: Iam en fora lando … Donitaj indikoj = fotoj pri blankaĵo + blanka ŝnureto + verda stelo Vortludoj. Adiaŭa sketĉo. Rimarkoj: por ke la partoprenantoj ne enuu, la tago estu zorge kaj precize preparita. Dum 7 horoj, la homoj absorbiĝas en la lingvon kaj multe cerbumas. Iuj ne kutimas streĉi sian menson tiel longe. Necesas do senĉese
IPR 15/119
— página 20 del PDF —
vigligi ĉies atenton. Pro tio la diversaj okazaĵoj daŭru malpli ol unu horon kaj sekvu unu la alian kun neniu senaga tempo. Mi ankaŭ ĉiufoje petas helpon de kungvidanto, kio ebligas proponi dunivelan gramatiktempon. En la unuaj sezonoj ni esploris plurajn ĝeneralajn temojn, kiel la E-a movado, sciencoj, sportoj, artoj, vojaĝoj … kaj ekde du jaroj mi malkovris por-mi-tute-novan ludpedagogion, kiun mi nomis plena ŝajnigado. Ĝi konsistas el granda rolludo en limigita loko kiel domego, vilaĝo, … kaj kiu daŭras la tutan sezonon. Tiu metodo devenas de instruo de la franca en Francio al eksterlandanoj. Sed tio estas alia rakonto … Elisabeth LE DRU, Francio
Fulmrapida komparo Dum iu lertiga kurso en mia instruista aktiveco mi aŭdis jenon: Se oni aŭdas iujn vortojn en iu lingvo, oni elprenas el la dorma memorkapablo ĉiujn siajn konojn pri tiu lingvo kaj metas ilin en viglan memorkapablon. En tiu momento komenciĝas fulmrapida komparo kun la aŭditaj vortoj kaj la konataj vortoj. Tiel povas naskiĝi kompreno, tiel povas aperi la signifo de la kunmetitaj sonoj. Fakuloj klarigas, ke ekzistas fenomeno nomata „eko” (en: priming; de: Bahnung; fr: amorçage), kiu pravigas tion: kompreno de vortoj baziĝas sur antaŭaj konoj de aliaj vortoj kaj komparo okazas. Konstruante pozitivajn bazajn konojn, oni stimulas bonan akiron de pliaj konoj. Okazis al mi jeno: Mia filino venis al mi kaj demandis: „Panjo, kion signifas [haj]?” Hazarde miaj pensoj iris al la japana lingvo kaj mi respondis: En la japana „haj” signifas „jes”. Tuj ŝi vigle respondis: „Ne! En la germana!” Sekve mi devis forigi miajn magrajn konojn de la japana kaj alŝuti miajn konojn de la germana kaj kapablis informi ŝin dirante: „Hai, Haifisch, estas ŝarko, danĝera fiŝo”. Fakuloj klarigas, ke tie oni saltis de unu bazo, vorttrezoro, al alia bazo.
IPR 15/120
— página 21 del PDF —
Okazis al mi jeno: Mi nun restadas en Togolando por AMO-seminario de UEA. Mi estis kun 29 esperantistoj. Unu persono venis al mi dirante: „[vige:tesi:nen?]” Mi ne komprenis. Iu alia diris: „Li parolas al vi germane. Vi scipovas la germanan!” Jes, mi scipovas la germanan, sed aŭdi la germanan en 2014 en Togolando, tio estas surprizo, ŝoko, … Mi rediris al mi enkape la sonojn kaj saltis al „Wie geht es Ihnen?” Do mi devis forigi miajn konojn de la franca kaj de Esperanto kaj alŝuti mian vortprovizon de la germana por komenci tiun fulmrapidan komparon kaj atingi la signifon de tiuj sonoj. El tio oni povas konkludi, ke instruado nur en la cellingvo faciligas la paroladon de la lernantoj. Vidu la Cseh-metodon. La instruisto povas proponi momentojn nur en la cellingvo kaj momentojn kun klarigoj en la denaska lingvo de la lernantoj. Severa rigida instruisto, kiu komplete malpermesas eĉ unu vorton en la denaska lingvo, malmotivas siajn lernantojn. Ni ne estu tro striktaj. La plej bona solvo estas, kiam la instruisto ne scipovas la denaskan lingvon de siaj lernantoj!! Mireille GROSJEAN
Nelson MANDELA „Longa marŝado al libereco” (lastaj paĝoj) „Mi ne naskiĝis kun malsato al libereco. Mi naskiĝis libera… libera laŭ ĉiuj manieroj, kiujn mi povis koni. Mi estis libera kuri tra la kampoj proksime de la dometo de mia patrino, libera naĝi en la pura rivereto, kiu trafluis mian vilaĝon, libera rosti maizon sub la steloplena ĉielo kaj libera rajdi sur la larĝa dorso de la malrapide paŝantaj bovoj. Tiel longe dum mi obeis mian patron kaj respektis la kutimojn de mia tribo, la leĝoj de homo aŭ Dio ne maltrankviligis min. Nur tiam, kiam mi eksciis, ke mia infanaĝa libereco estas nur iluzio, mi malkovris kiel juna viro, ke mi jam perdis mian liberecon, ĉar mi komencis malsati je ĝi. Komence, kiam mi estis studento, mi volis liberecon nur por mi mem; mi volis mallongdaŭran liberecon por resti ekstere dumnokte, por legi tion, kio plaĉis al mi, por iri al iu loko de mi elektita. Pli poste kiel juna viro en Johannesburg mi ekdeziris fundamentajn kaj honorajn liberecojn,
IPR 15/121
— página 22 del PDF —
konkretigi miajn eblojn, gajni mian vivon, edziĝi, fondi familion… liberecon ne vivi kaptita en maljusta vivo. Tiam mi pli kaj pli malkovris, ke ne nur mi ne estas libera, sed ke miaj gefratoj same ne estas liberaj. Mi konstatis, ke ne nur mia libereco estas reduktita, sed same tiu de ĉiuj, kiuj samaspektas kiel mi. Tiam mi aliĝis al la Afrika Nacia Kongreso. Tiam mia malsato je persona libereco fariĝis pli granda malsato je libereco por mia popolo. Pro tiu deziro je libereco, por ke mia popolo povu vivi en digneco kaj memrespekto, juna timema viro fariĝis kuraĝulo, leĝrespekta advokato fariĝis krimulo, edzo amanta sian familion fariĝis senhejma homo, viro vivŝatanta devis vivi kiel monaĥo. Mi ne estis pli virta nek pli fordonema ol iu alia, sed mi malkovris, ke mi ne povas uzi la etajn limigitajn liberecojn, kiujn oni donas al mi, dum mi sciis, ke mia popolo ne estas libera. Libereco estas neerigebla: la katenoj portitaj de iu el miaj popolanoj estis portataj de ĉiuj; la katenojn portatajn de ĉiuj mi portis same. Dum tiuj longaj solecaj jaroj la deziro je libereco por mia popolo fariĝis deziro je libereco por ĉiuj, Blankuloj kaj Nigruloj. Mi tute bone sciis, ke perfortanto devas esti liberigita same kiel perfortato. Homo, kiu senigas iun alian homon je libereco, estas kaptita de sia malamo; li staras malantaŭ bariloj el antaŭjuĝoj kaj mensmallarĝeco. Mi ne estas vere libera, se mi senigas iun homon je lia libereco, same kiel mi ne estas libera, se oni senigas min je mia libereco. Perfortanto kaj perfortato same dependas de sia homeco. Kiam mi forlasis mian malliberejon, tia estis mia misio: liberigi la perfortanton kaj la perfortaton ambaŭ. Iuj asertas, ke la celo estas atingita. Sed mi scias, ke ne estas tiel. La vero estas, ke ni ankoraŭ ne estas liberaj; ni nur atingis la liberecon esti liberaj, la rajton ne esti perfortataj. Ni ankoraŭ ne faris la lastan paŝon de nia vojaĝo, ni faris nur la unuan paŝon laŭ pli longa kaj eĉ pli malfacila vojo. Ĉar esti libera ne konsistas nur je forĵeto de siaj katenoj; temas pri vivo laŭ maniero, kiu respektas kaj plifortigas la liberecon de la aliaj homoj. La vera laboro celanta liberecon ĵus komenciĝis. Mi sekvis tiun longan vojon al libereco. Mi klopodis ne heziti; mi ofte faris mispaŝojn. Sed mi malkovris sekreton: post grimpado sur alta monteto oni malkovras, ke restas multaj aliaj atingendaj montetoj. Mi iom haltis por ripozi, por admiri la belegan pejzaĝon ĉirkaŭ mi, por rigardi malantaŭ mi la
IPR 15/122
— página 23 del PDF —
longan faritan vojon. Sed mi povas ripozi nur dum momenteto: kun mia libereco venas respondecoj kaj mi ne rajtas ripozi pli longe, ĉar mi ne atingis la finon de mia longa marŝado.” Nelson MANDELA: Long walk to freedom / Un long chemin vers la liberté / Longa marŝado al libereco. 1994 El la angla kaj franca tradukis Mirejo GROSJEAN Nova rubriko:
ILEI kaj UNESKO Tiu rubriko aperos ekde nun en ĉiu numero de IPR. Instigas min la artikolo de Ron GLOSSOP en IPR 2014/3 paĝo 14 Faktoj: 1977: La tiama Ĝenerala Direktoro de Unesko s-ro Amadou Mahtar M’BOW partoprenis la UK-on en Rejkjaviko, Islando. 2008: Niaj delegitoj ĉe Unesko Monique ARNAUD kaj Jean-Pierre BOULET oficiale transdonas al Unesko verketon pri „Tarofolio”, vitaminriĉa planto. Tiu libreto estis verkita en laborgrupo okaze de ILEI-Konferenco en Porto Novo, Benino, en 2008. 2010: Mi povis paroli kun la eks-Ĝenerala Direktoro de Unesko, Federico MAYOR en Oslo, Norvegio, okaze de kongreso pri paco por celebri la centan datrevenon de Nobel-Pacpremio por International Peace Bureau. Mayor reagis pozitive al mia mencio de Esperanto. 2014: La nuntempa Ĝenerala Direktorino Irina BOKOVA permesas (aŭ postulas), ke sur la oficiala retejo www.unesco.org ŝia parolado por la tago de la gepatra lingvo (21an de februaro) aperu en ŝia lingvo la bulgara, en Esperanto kaj en la 6 laborlingvoj de Unesko. Regule aperas en Parizo niaj delegitoj; ili rajtas partopreni la kunsidojn kiel observantoj. „Denove nun ekzistas tre bona rilato inter Esperanto kaj Unesko.” Tiel finiĝas la esperplena teksto de Ron GLOSSOP. Instigas min la interparolado kun s-ino Colombo en la sidejo de Unesko en Parizo la 6an de oktobro 2014. Mi iris al Unesko por esplori, kiel ILEI povus, povos reakiri ian kunlaboran statuson kun tiu tutmonda institucio. Ŝi informis min, ke iu kandidato nepre trovu iajn eblojn kunlabori kun
IPR 15/123
— página 24 del PDF —
Unesko, kaj tiuj kunlaboroj (kun raportoj kaj pruvoj) devas aperi en la kandidatiĝa dokumento. Sen kelkaj tiaj kunlaboroj la oficistoj de Unesko eĉ ne rigardas la dokumenton… Mi devos plu esplori, kiel tiaj kunlaboroj povas aspekti, pri kio temas ekzakte. Poste mi povos informi ĉiujn niajn membrojn, ĉiujn niajn sekciojn. Jam nun mi povas mencii kaj gratuli Kubo-n kaj RD Kongo-n. Tiuj du Landaj Asocioj de UEA jam sukcesis atingi agnoskon de sia nacia UneskoKomisiono. Sekvenda ekzemplo. Ni devas ekkoni la jarmilajn celojn de Unuiĝintaj Nacioj, ni devas ekkoni la agadojn de Unesko kaj labori paralele, samcele. Farante tion, ni devas akiri pruvojn, per fotoj, gazetaj artikoloj, kunlaboro kun lokaj instancoj oficialaj. En ĉiu lando esperantistoj esploru pri kontaktoj, rilatoj, agnosko fare de la nacia Unesko-Komisiono. Unue montri intereson, ekkoni, kunlabori. Poste submeti kandidatiĝon. Fine falos decido de la Ĝenerala Direktorino Irina BOKOVA. Ni provu! Mireille GROSJEAN Prez de ILEI
Instrui pacon Responde al Mihail Trifoi (Vidu IPR 2014/3, paĝo 18) „MALJUSTE!! TIO ESTAS MALJUSTA DISDONADO!! Vidu! Li ricevis dikan sandviĉon, oranĝosukon, pomon kaj jogurton, kaj mi… mi ricevis nur panon kaj akvon!! Mi koleras!! Mi ŝatus bati lin!! Certe mi batos lin!!” Tion mi aŭdis, kiam mi lanĉis aktivaĵon: „La kolera manĝo”. El kvar piknikoj unu estas luksa kaj tri estas magraj: nur pano kaj akvo. Imagu grupon el 24 junuloj, kie 18 vidas la 6 ceterajn gustumi abundan manĝon… Kolero aŭdiĝas. Tia aktivaĵo simbolas la situacion en la nuna mondo. La partoprenantoj sentas, flaras, gustumas, spertas fizike kaj konkrete la maljustecon de nia mondo. (Detala priskribo legiĝas en http://www.noos.ch/ ideo/aktivecoj.php?L=eo) Lernantoj kaj gepatroj de ili diris al mi: „Se ni forgesus ĉion de nia lerneja tempo, tiun lecionon ni neniam povos forgesi”. Se instruado pri paco, solidareco, toleremo konsistas el prelegoj, klarigoj, konsiloj, la aŭskultantoj tuj forgesos. Se la studentoj ion faras, manipulas, spertas, ili memoros tiun sperton. Instruado pri paco nepre estu konkreta.
IPR 15/124
— página 25 del PDF —
„La kolera manĝo” estas unu el la diversaj aktivaĵoj, kiujn instruistoj povas organizi tiucele. En 2002 mi ricevis peton koncepti plenan instruprogramon pri edukado al paco. Tion mi faris. Bv esplori inter la versioj en dek lingvoj. http://edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=41\&s=c1c3411b796a0713cdb 33e5b35c99476 Se versio en via lingvo ankoraŭ ne ekzistas, bv helpi tradukante en vian lingvon! Venos du afrikaj lingvoj, ewe kaj bambara, danke al Raymond AFANTCHAO, profesoro pri homaj rajtoj en la universitato de Lomeo. Legante la tekston de mia amiko Mihai TRIFOI, mi hontis, ke mi ankoraŭ ne sukcesis traduki en E-on mian kurson pri konfliktosolvado. Temas pri 50 paĝoj en la franca… Mi instruis per ĝi dum pluraj jaroj al gejunuloj. Ĉiuj esprimis sin pozitive pri tiu kurso kaj asertis: „Ĉiuj homoj devus ricevi tian instruadon!” Se tiu kurso estus en E-o sur la Reto, iuj personoj en la mondo povus elŝuti kaj uzi ĝin. Tempo mankas al mi…. Kie trovi 48-horajn tagojn? Solvo montriĝas en Togolando: Apelete AGBOLO pretas fari tiun tradukon. Mi plu informos vin pri tiu tradukado, kiun Germain PIRLOT el Belgio pretas kontroli. Mireille GROSJEAN
El la landoj kaj sekcioj… Francio La franca Esperanto-kastelo Greziljono invitas: 2015-aprilo-17/26: PRINTEMPaS, intensivaj kursoj kaj internaciaj KERekzamenoj. 2015-aŭgusto-01/08: Lingva semajno kun kursoj, prelegoj kaj pli. 2015-aŭgusto-08/16: Festa Semajno por infanoj kaj familioj. Vidu rete: www.gresillon.org/agendo. Fotetoj troviĝas tie malsupre: http://gresillon.org/fotoj. Bert ŜUMAN, <bert.schumann@gmail.com>
IPR 15/125
— página 26 del PDF —
Unesko invitis la NeRegistarajn Organizojn (NRO) Dum 3 tagoj okazis Internacia Konferenco de NROj ĉe UNESKO en Parizo de la 15-a ĝis la 17-a de decembro 2014. Partoprenis en ĝi pli ol 100 NROj kaj nova Ligkomitato estis elektita, same nova prezidanto… fakte prezidantino, Martine LEVY, kiu anstataŭas Patrick GALLAUD. Pro lia partopreno – kiel observanto – al la brazila Universala Kongreso en 2002, la reprezentantoj de UEA kaj ILEI ĉe UNESKO bone konas lin. Nun s-rino Martine LEVY reprezentas la ina-n asocion de Skoltoj kaj ŝi estas bone informita rilate al Esperanto. La unua tago estis dediĉita al administraj aferoj. Poste estis raportoj pri diversaj temoj: Plivalorigo de la kultura heredaĵo kaj favorado de la diverseco de la kulturaĵoj; gravas la sinteno de la junuloj por protekti kaj savi la materian kaj nematerian kulturan heredaĵon. NROj povas ludi gravan rolon por lukti kontraŭ ŝtelado kaj limigi ĝin tra informo al la civila socio kaj kunlaboro kun Interpol. La Ligkomitato sukcesis organizi forumojn en Ĉilio, Bulgario kaj Ebura Bordo, tio estas malfermo al la mondo. „Beligi la mondon per la agendo post 2015”, zorgante pri bonkvalita edukado, kultura heredaĵo, diverseco de kulturaĵoj, akvo kaj atento pri klimatŝanĝiĝo. La NROj estas petataj pli kaj pli kunlabori kun UNESKO. Pro drasta limigo de la tempo homoj provis paroli tre rapide sed la interpretistoj forte grumblis, ĉar ili tute ne havis tempon por traduki. Partoprenis, kiel observantoj, nome de ILEI, Monique Arnaud, Jean-Pierre Boulet kaj Pascale Voldoire [vd la foton]; ili sukcesis enmanigi kelkajn dulingvajn varbilojn – nova dokumento de ILEI – kaj pli ol 100 kalendaretoj 2015 kuŝis sur tablo ĉe la enirpordo kaj preskaŭ ĉiuj malaperis. Reprezentis UEA Renée TRIOLLE, Veronika POÓR (nome de TEJO) kaj François LO JACOMO. Raportis Monique ARNAUD
IPR 15/126
— página 27 del PDF —
Germanio De Nepalo al Herzberg En Kathmandu, Nepalo, multaj lernantoj en Southwestern College eklernis E-on dank’ al la iniciatemo kaj persista instrulaboro de Mian Salam Shany. La lernantoj finis Mazi-kurson, kelkaj el inter ili jam entuziasme kaj bone uzas la lingvon, pluraj fariĝis uzantoj de Facebook kaj aperigas siajn unuajn mallongajn mesaĝojn en E-o. Al la lernantoj aliĝis ankaŭ du instruistoj, inter ili sinjoro Hari Singh K.C., vicdirektoro de la lernejo, ja ili ekhavis la planon viziti en la vintra feriaro Eŭropon, Germanion per helpo de E-o, per la organiza laboro de Interkultura Centro Herzberg. Ili fariĝis invititoj de la E-urbo kaj post urborigardado en Frankfurt am Main kaj Berlin ili alvenis al Herzberg am Harz. La 34 gelernantojn kun 3 instruistoj en E-o kore bonvenigis la urbestro Lutz Peters en la bela WelfKastelo. Ankaŭ prelegis kaj bonvenigis la grupon en E-o la eksurbestro Gerhard Walter. En la plenplena Kavalira Salono ankaŭ ĉeestis la vicurbestro Ulrich Schramke, multaj membroj de la urba konsilantaro, invititaj gastoj, instruistoj kaj lernantoj de la meza lernejo kaj la gimnazio de Herzberg. La gelernantoj el Nepalo kunportis riĉan kulturprogramon: ili kantis la himnojn de Nepalo kaj Esperanto, altnivele prezentis popolajn dancojn en elegantaj folkloraj roboj, ni aŭdis tamburmuzikon, gitarludon, gajajn ŝlagrojn en la nepala lingvo. Estis bonhumoraj horoj. Poste ili vizitis la kastelon, rigardis la E-ekspozicion kaj alvenis al la gimnazio, kie la direktorino Brigitte Götz tutkore bonvenigis la gastojn kaj Christopher Koch gvidis ilin tra la moderna lernejo. Estis interese por la gastoj enrigardi en gemanan lernejon kaj havi la okazon demandadi pri la lernejo, studfakoj, fremdlingva instruado, lernejaj kutimoj kaj aŭdi ankaŭ pri la E-instruado en Ernst-Moritz-Arndt Gimnazio kaj la antaŭ nelonge finiĝinta Comenius-projekto. Plua vizitcelo estis la urba biblioteko, kie jam estas troveblaj multaj Elibroj en la nova E-sekcio. Tie ili povis vidi faklibrojn, vortarojn, famajn
IPR 15/127
— página 28 del PDF —
verkojn, infanliteraturon en E-o. Por la plej multaj nepalaj lernantoj tio estis la unua renkontiĝo kun E-libroj, ili ĝojis havi ne nur lernolibron en la mano kaj miris pri la diverseco de literaturo en la internacia lingvo. Poste sekvis vizito al la Esperanto-Centro, kie Petro Zilvar kaj Zsófia Kóródy montris la grandan librokolektaĵon, gazetarkivon kaj rakontis pri la multflankaj Eagadoj. Laŭ nia kutimo ni bonvenigis la gastojn per hisado de ilia nacia flago, kiu kun la flirtanta E-flago montriĝis bela fono por pretigi grupfotojn antaŭ la E-Domo. Poste per la rondpromeno en la Esperanto-urbo, rigardado de multaj ZEO-j, E-ŝildoj, monumentoj plenumiĝis la deziro de la studenta grupo konatiĝi kun E-o kaj E-parolantoj en la E-urbo. Ni esperas, ke tiu vizito fortigos ilian lernemon kaj post plua lernado de E-o ili fariĝos spertaj lingovuzantoj. Fotoserio: http://esperanto-urbo.de/gallery.php?gallery\_id=81100006
Zsófia KÓRÓDY
Kubo PIV sufiĉas por feliĉigi homon! Mi heredis malnovan PIV de iu svisa samideano. Ĝi kuŝis ie en mia librobretaro. Venis forta voko el Kubo: mi bezonas vortaron!!! Konsekvence mi pakis tiun PIV kaj sendis ĝin al nia samideano Juan Carlos el Havano. ILEI pagis la afrankon.
IPR 15/128
— página 29 del PDF —
La 13-an de decembro 2014 alvenas jena konfirmo de ricevo: Saluton, Estimata s-anino kaj amikino Mirejo! Kia belega kaj neatendita SURPRIZO!!!, el via Svislando, pli ekzakte el la urbo/vilaĝo Les Brenets alvenis ĝis mi trezoro ene de kartona skatolo; tiun libregon mi nomas tiamaniere, malgraŭ ke ĝi estas nek el oro, nek el arĝento, sed ĝi konsistas el multaj malsimilaj konoj pri E-o, ekzemploj kaj konsiloj por la bona uzado de vortoj kaj de la lingvo ktp. Viaj vortoj skribitaj sur blua papera folio: «Lernu diligente! Elkore salutas Mireille Grosjean» estas saĝaj kaj prudentaj. Vi ĝuste sendis la pakaĵon la 3-an de novembro 2014, kaj mi pasintĵaŭde, la 11-an de decembro, ricevis ĝin ĉe poŝtoficejo. Mi profitas la okazon por sendi al vi fotojn pri PIVo de E-o donacita de vi, kiu ekde nun iĝos mia nobla kaj nedisigebla kompano. Estimata Mirejo, mi dankegas vin pro via jarfina kaj por-paska donaco; ni ĉiuj konscias, ke por iu ajn esperantisto havi bonan lernilon, kiu povas esti, ekzemple lernolibro, vortaro, ekzercaro, legolibro, ĉiam helpas sian posedanton plialtigi lian/ŝian lingvan nivelon, precipe, la vortaro plibonigas la E-vortprovizon kaj nur poste, helpe de la praktikado: babilante, instruante la lingvon aŭ legante diversajn librojn, ni certe atingos la atendatajn sukcesojn. La PIVo ricevita de mi, estas praktike nova, malgraŭ ke ĝia eldona jaro estas 1970.
Nepalo Nepalaj semoj, akvumitaj de franca esperantistino Gelbu, nepala ĉiĉerono, vojaĝis al Francio en januaro 2014; li venis por perfektigi sian paroklapablon de la franca lingvo, por renkonti vojaĝontojn kaj organizi ilian vojaĝon laŭ iliaj deziroj. Tiel mi decidis vojaĝi al Nepalo „por vidi la montojn de for kaj la homojn de proksime”. Kvar sepdekjarulinoj vojaĝis al Katmandu kaj poste al Pokhara, inter ili du e-istinoj, Germaine kaj mi. Tuj mi anoncis mian vojaĝon al la prezidantino de
IPR 15/129
— página 30 del PDF —
NESPA, ĉar mi antaŭvidis ne nur piedvagadi en la montaron sed ankaŭ viziti esperantistojn kaj lernejojn. Surloke ni ĉefe vizitis la vilaĝojn en la ĉirkaŭaĵo de Pokhara kaj plurfoje povis rilati kun la loka instruisto. En vilaĝo Lipeyani ni estis bone akceptitaj de la lernejestro kaj poste mi malkovris, ke patro de iu e-isto en Katmandu instruis tie dum 25 jaroj… kia malgranda mondo! En Pokhara estis plezuro konatiĝi kun loka e-isto kaj same kiel en la filmo de Mazi, ni motorciklis tra la urbo por viziti ejon, en kiu oni povas uzi la reton. S-ro M.S.SHANY bonege organizis renkontiĝojn kun lernantoj en 2 diversaj lernejoj, Southwestern State College kaj Scholars Home Academy. Kvankam estis ferioj, li sukcesis venigi multajn lernantojn kaj estis granda plezuro, kiam la traduko okazis de E-o al la nepala lingvo! La lernantoj estis tre scivolemaj kaj mi kuraĝigis ilin plulerni E-on!
Por la loka grupo en la Esperanto-Domo de Katmandu mi planis prezenti nuntempajn virinojn, kiuj sukcesis famiĝi en diversaj kampoj kaj kun kiuj mi persone konatiĝis: Marjorie Boulton, Katalin Faragó, Zsófia Kóródy, Kristin Tytgat, Claude Nourmont, Katalin Kováts, Anna Löwenstein, Franciska Toubale, Mirejo Grosjean, Spomenka Štimec, Barbara Pietrzak, Ilona Koutny, Renée Triolle. Tio, kion mi ne antaŭvidis …estas, ke partoprenis pli ol 30 viroj kaj nur 3 virinoj! Ĉu bone elektita temo? La publiko bone reagis! Tio, kio mirigis min dum mia restado tie, estas la premo de la angla lingvo: multaj gepatroj – kiam ili scipovas – provas paroli angle hejme, por doni al la infanoj pli da ŝancoj por la estonteco. Eĉ en izolitaj vilaĝoj la infanoj ne
IPR 15/130
— página 31 del PDF —
salutis nin per la kutima afabla vorto „Namaste” sed ni aŭdis „hello”, „good morning”… kaj mia koro suferis kiam mi aŭdis petojn: „donu al mi monon”, „donu al mi skribilon” en la angla… infanoj iĝas almozpetantoj, kiam ili vidas turistojn. Nia grupo decidis doni monon nur al respondeculoj de lernejoj kaj en Lipeyani tio estis granda helpo, ĉar estis planita vojaĝo al la ĉefurbo Katmandu por la plej aĝaj lernantoj. Angla paro venis kun ni por viziti tiun lernejon; tiel la donita sumo estis pli alta. Gelbu interesiĝis pri E-o, mi eĉ ricevis la kromnomon „Saluton” ĉar el la kvar virinoj de nia grupo du nomiĝas Monique! En Katmandu mi estis bone akceptita de la e-istoj kaj povis viziti plurajn familiojn, sed nur la viroj parolis Esperante, tamen mi sukcsesis bone rilati kun virinoj; la manĝaĵoj estis ĉiam bongustaj kaj vizaĝoj ridetemaj. Tiu vojaĝo al Nepalo helpis min konatiĝi kun aliaj kulturoj, relativigi okcidentajn problemojn kaj plenigis mian menson per mirindaj memoraĵoj. Raportis: Monique ARNAUD
Rusio La 14-an de novembro 2014 en Rusia Universitato De Amikeco inter la popoloj (RUDN) dum kunsido de la Scienca Konsilio estis akceptitaj du studprogramoj por E-instruado. La 19-an de novembro laŭ la specialaj ordonoj ili estis oficiale validigitaj. Ĉar RUDN estas ŝtata universitato de federa nivelo kun rajto de memdifino de la studprogramoj, tiuj ĉi programoj iĝis aŭtomate tutrusiaj kaj atestiloj de la sukcesintoj estas agnoskataj tra tuta Rusio kaj en dekoj da landoj, kiuj havas specialajn edukadajn kontraktojn kaj interkonstentojn kun Rusio. La unua studprogramo nomiĝas Baza kurso de E-o kaj celas studentojn kaj homojn, kiuj jam havas universitatan kleron. Fininte tiun kurson, la lernantoj rajtas ricevi ŝtatan atestilon pri aldonaj profesiaj konoj. La dua studprogramo celas lernejanojn de la lastaj studjaroj kaj ajnajn aliajn homojn sen universitata diplomo. Ankaŭ ĝiaj finintoj ricevas specialan atestilon. Fine de novembro la unuaj du grupoj de lernantoj komencis lerni E-on laŭ tiuj ĉi programoj en RUDN. Tiujn kursojn antaŭis senpaga 5-leciona „fulmo-kurso”, kiun sume partoprenis pli ol 30 personoj en 3 grupoj. La finintoj ricevis honorajn diplomojn kun subskribo de la dekano de filologia fakultato. Eldonejo Impeto donacis por la kurso libretojn kun E-gramatiko, kiuj estis senpage disdonitaj al ĉiuj partoprenantoj de la kurseto. laŭ Dima ŜEVĈENKO, retumanto@gmail.com
IPR 15/131
— página 32 del PDF —
Por via notlibro… JUNA AMIKO – 40 jaroj – ĈIUJ NUMEROJ EN LA RETO! Juna Amiko estas internacia Esperanta revuo por lernejanoj kaj komencantoj, eldonata ekde 1974 de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI. La revuo ekde la komenco aperas seninterrompe, helpas lernantojn de la lingvo, kaj antaŭ kelkaj monatoj festis sian 40-jaran jubileon. Lige al la 40-jara jubileo de Juna Amiko, kiel komuna projekto de ILEI kaj Lingvo-Studio en Budapeŝto, ni skanis ĉiujn 133 ĝisnunajn numerojn de la revuo kaj deponis ĝin en interreta biblioteko por publika legado en pdfformato. Adreso de la biblioteko: http://www.eventoj.hu/juna-amiko/ Estonte la freŝaj numeroj aperos en la biblioteko kun 2-jara prokrastado. Ĉefa motoro kaj longtempa redaktoro de la revuo estis s-ro KURUCZ Géza, nun honora membro de ILEI. Ekde la pasinta jaro la revuo estas redaktata kaj prizorgata de Stano MARĈEK. – Ĉefaj informoj pri Juna Amiko: http://ilei.info/revuoj/?lingvo=eo – Historio de la revuo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Juna\_Amiko laŭ László SZILVÁSI, Lingvo-Studio (teksto prenita el edukado.net)
Pri la afiŝo sur la dorsa kovrilo de IPR 2014/4 La afiŝon kreis la grafikistino Barbara CAIN el Berlino, kiu ne nur respondecas pri la grafika prezento sed ankaŭ pri la organizo kaj kvalito de la diverslingvaj tradukoj. La iom alia originala afiŝo (kun la centra teksto en la irokeza, germana kaj angla lingvoj) same aperis en la eldonejo Eisenkorn/Berlino. La eldono de la afiŝo en la nuna prezento kun la teksto en Esperanto en la centro kaj pluaj 118 lingvoj (formato 60 x 42 cm) estas iniciato de familio Blanke. La esperantigon de la indiana saĝaĵo (de irokezo) faris la irlanda diplomato Seán O’RIAIN. Jen la teksto, tradukita en la menciitajn lingvojn: Paco ne estas nur la kontraŭo de milito, ne nur la periodo inter du militoj. – Paco estas multe pli. Paco estas la leĝo de la homa vivo. Paco estas tiam, kiam ni agas juste kaj kiam inter ĉiuj unuopaj homoj kaj ĉiuj popoloj regas justeco. IPR 15/132
— página 33 del PDF —
Sur la afiŝo krome troveblas jena atentigo: Kontaktoj: Universala E-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam. Apud tio estas spaco por plua adreso. Krome oni trovas jenajn retadresojn: uea.org, lernu.net, esperantic.org. La afiŝo ne estas evento-dependa kaj efike montreblas ĉe ĉiuj aranĝoj, kie temas pri lingvoj kaj pri E-o. Ni pretas donaci al ILEI kaj/aŭ al la sekva ILEI-kongreso kvanton da ekzempleroj, por ke ĉiu kongresano havu almenaŭ 1 ekzempleron por koni ĝin kaj povi laŭbezone mendi ĝin ĉe UEA. Amike salutas: Wera kaj Detlev BLANKE
AMO en la duan jaron La januara numero de la revuo Esperanto (p. 8) resumas la ok trejnseminariojn okazintajn en kvar kontinentoj kadre de la nova programo de UEA pri Aktivula Maturigo (AMO) tra ĝia fondjaro, 2014. Ĝi plie skizas la kvin akceptitajn seminariojn por 2015 kaj la plian kvinon da kandidatoj. La teksto en precize 25 vortoj difinas la gamon de eblaj seminariaj temoj. Tio estas vaste inkluziva; la sola escepto – ni lasas la kampon de instruista trejnado al ILEI. Tamen, se iam okazus AMO-seminario kadre de iu ILEIaranĝo, verŝajne landnivela, ni ja povus trakti temon pri kursgvidado – el pedagogia kaj organiza vidpunktoj. Pensu! Stefan MACGILL
Vikipedio – alvoko ankaŭ al edukistoj En la februara numero de revuo Esperanto aperos alvoko por Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA kunlabori kun la jam aktiva teamo, kiu ekzemplodone prizorgas la pri- kaj per-Esperantan disponon de Vikipedio. Bonvolu legi tiun artikolon, kaj pripensu, kiel ILEI povus ludi utilan rolon en la ampleksigo de la Esperantlingva prezento de edukaj temoj. Unue, necesus pritaksi kaj bonigi la informojn pri ILEI mem, sed gravas ankaŭ zorgi, ke nuntempaj edukaj artikoloj havu adekvatan version en Esperanto. Tiel ni anoncas nin konsiderinda forto en la pedagogia mondo, kun io por proponi en la kampo de lingvo-instruado kaj interkultura riĉigo. Stefan MACGILL
IPR 15/133
— página 34 del PDF —
Pri niaj konferencoj… Dumkonferencaj kursoj por komencantoj La Konferenco en Oostende, 17-25 julio 2015, proponas komencajn kursojn de Esperanto kaj allogan turisman programon por la komencantoj. ILEI invitas siajn membrojn en ĉiuj landoj organizi kaj gvidi grupojn de komencantoj el sia lando, kiuj partoprenos la konferencon por lerni Esperanton kaj ĝui la programon speciale adaptitan por ili. Se vi organizos kaj gvidos tian grupon de komencantoj kaj se vi ĉiuj loĝos en la konferenceja junulargastejo De Ploate, vi kiel grupgvidanto ĝuos jenajn rabatojn: • 50% de la kotizo, se vi gvidas minimume trimembran grupon, 75% por kvarmembra kaj 100% por kvinmembra grupo; • por ĉiu plusa grupano ekde la 6-a ĝis la 10-a vi ĝuos 5%-an rabaton de la loĝkosto en plurpersona (2, 4, aŭ 6-lita) ĉambro. Por tiaj konferencanoj – komencantoj en Esperanto – estos organizitaj: o E-kurso gvidata de instrusperta konferencano, 3-4 horojn ĉiutage o Ekskursa programo pli riĉa ol por la ordinaraj konferencanoj laŭ la samaj prezoj kiel por ceteraj konferencanoj; vi mem estos bonvena helpi kiel ĉiĉeron-interpretisto por viaj grupanoj kaj aliĝi al tiaj ekskursoj senpage. Grave: Bonvolu prizorgi kaj helpi viajn grupanojn, ke ili ĉiuj aliĝu, mendu la loĝadon kaj sendu la pagon ĉu pere de vi, ĉu al konto de ILEI. La aliĝilon kaj pliajn informojn pri la konferenco vi trovos ĉe http://www.ilei.info//agado/Ostendo2015.php. Estrarano pri konferencoj, Radojica PETROVIĈ
Simpozio dum la ILEI-konferenco, Oostende, 17-25 julio 2015
Lingva justeco kaj paco: Kiuj defioj por la nuna mondo? De la somero 1914 ĝis la aŭtuno 1918 okazis unu el la plej grandaj konfliktoj en la historio de la homaro. Ankaŭ en Flandrio la Granda Milito daŭris kvar jarojn. Unu jarcenton poste Flandrio volas rememori la multnombrajn viktimojn kaj kondamni la sensencan perforton. La memor-
IPR 15/134
— página 35 del PDF —
programo estas instigilo por ekpensadi pri milito kaj paco. Flandrio volas tre klare ligi la tutan projekton al la ideo de paco sub la slogano “Neniam plu milito”. Tiumaniere nunaj kaj estontaj generacioj ekpensados pri temoj kiel toleremo, interkultura dialogo kaj internacia kompreniĝo. La celo de la flandra projekto estas krei malferman, tolereman socion kun aktiva internacia orientiĝo. Tio tre necesas en la nuna mondo, kie konfliktoj bedaŭrinde abundas. Ili kaŭziĝas pro malrespekto de kulturoj, religioj kaj lingvoj. Soldatoj bruligas bibliotekojn kaj kulturoj malaperas. Lingvoj ludas gravan rolon en konfliktoj kiel ekzemple en Ukrainio, Irako kaj aliaj. Nur pere de internacia kunlaboro, respekto por homaj rajtoj kaj paco ni povas krei demokratiajn kaj justajn sociojn, kie indas vivi kiel homo. Nia simpozio volas prilumi tiujn esencajn komponantojn por monda paco kaj la faktorojn, kiuj povas minaci tiun pacon. Jen kelkaj sugestoj por prelegtemoj: 1. La povo de lingvo / La lingvo de povo 2. Lingvo kaj paco/milito 3. Lingvo, edukado kaj paco 4. Multlingveco kaj demokratio 5. Multlingveco, socia justeco kaj identeco 6. Lingvaj rajtoj kaj lingva justeco 7. Kontribuo de Esperanto al la paco 8. Rolo de lingvo en nuntempaj konfliktoj 9. Lingva diverseco kaj lingva politiko. Se vi volas prelegi pri tiu ĉi temaro, ni tre kore invitas vin sendi al la organizantoj vian prelegtitolon kune kun resumo de 100-200 vortoj, 3 – 5 ŝlosilaj vortoj kaj ĝis 150-vorta prezento de la aŭtoro. Vian prelegproponon kun tiuj elementoj bonvolu sendi ĝis la 15a de aprilo 2015 al: kristin.tytgat@skynet.be, kopie al radojica.petrovic.rs@gmail.com. Surbaze de viaj kontribuoj ni redaktos provizoran programon, kiun ni sendos al vi, kaj vi estos petataj sendi kompletan tekston de via prelego ĝis la 15-a de junio 2015. Viaj resumoj estos publikigitaj en la Konferenca Libro. Ni ankoraŭ komunikos al vi la kondiĉojn por publikigo de via kompleta prelego. Por via prelego vi disponos pri 20 minutoj kun 10 minutoj por diskuto.
IPR 15/135
— página 36 del PDF —
La lingvo de la simpozio estas Esperanto kun eblaj kontribuoj de neesperantistoj en la angla aŭ la nederlanda. Se la prelego ne okazos en Esperanto, la ĉeestantoj ricevos resumon en Esperanto. Ni vere esperas, ke vi entuziasme reagos al nia invito partopreni la simpozion, ĉu per kontribuo, ĉu per ĉeesto. La simpozio estas grava aranĝo dum la ILEI-konferenco, kiun ni komune povos sukcese realigi. Precizan daton de la simpozio en la konferenca programo ni ankoraŭ komunikos. Ĉiuj aliĝintoj de la konferenco aŭtomate rajtas partopreni en la simpozio sen apartaj aliĝilo kaj kotizo. Por tiuj, kiuj volas aliĝi nur al la simpozio kiel preleganto kaj/aŭ aŭskultanto, validas la sama konferenca aliĝilo trovebla ĉe http://www.ilei.info//agado/Ostendo2015.php kaj la nursimpozia kotizo de 30 EUR. Bonvenon! Kristin TYTGAT, prezidanto de la Organiza komitato
ILEI 2016: Konferenco en Hungario kaj festivalo en Kroatio En la lasta kvarono de la jaro 2014 la Estraro de ILEI organizis konkurson por elekto de invitanto de la 49-a Konferenco en la jaro 2016. Konkursis du urboj: Bjelovar, Kroatio, kiun kandidatigis la ILEI-sekcio de KEL (Kroata Esperanto-Ligo) kun ankoraŭ tri partneraj E-organizoj el Kroatio, kaj Nyíregyháza (prononco: njiredjhaza), Hungario, kandidatigita de la Hungara sekcio de ILEI kun ankoraŭ tri partneroj el Hungario. Ambaŭ kandidatoj prezentis ampleksan, profesiece preparitan konkursan materialon konforman al la Konferenca Regularo de ILEI kaj konkursa demandaro, ambaŭ kun subteno de lokaj instancoj kaj kulturaj kaj klerigaj institucioj. Nuancaj diferencoj de prezoj, pli taŭga konferencejo kaj la fakto, ke ILEI ne konferencis en Hungario 20 jarojn pli longe (lastfoje en 1981, Gödöllő) ol en Kroatio (lastfoje en 2001, Lovran) decidigis la Estraron elekti Nyíregyháza por konferencloko en la jaro 2016. Aliflanke, konsiderante, ke estus domaĝe ne utiligi la logaĵojn de Bjelovar prezentitajn en ĝia kandidatiĝo, la Estraro akceptis opinion de la estrarano pri konferencoj, ke indas proponi al la kroataj konkursintoj organizi novtipan eventon de ILEI: festivalon de Esperantaj kulturo kaj pedagogio. La 17-an de januaro ili kunsidis kaj principe akceptis la iniciaton. Nun
IPR 15/136
— página 37 del PDF —
sekvas detala traktado de la projekto kunlabore kun la Estraro de ILEI por konkrete plani kaj programi la festivalon. Konferenco 2016 La 49-a konferenco de ILEI en la jaro 2016, en la semajno post la 101-a UK en Nitra, Slovakio, do, okazos en Nyíregyháza (Njiredjhaza), Hungario, en la lando, en kiu funkcias la partnera institucio de UEA por la internaciaj KERekzamenoj de E-o, kaj en kiu iam funkciis E-fako en la universitato ELTE, Budapeŝto, kiu klerigis kaj kapabligis plurajn mondkonatajn fakulojn, kiuj nuntempe aktivas en la Esperanto-movado. En Hungario E-o havas specialan rolon en la lerneja kaj ekzamena sistemoj. La Konferenco kun internacia partoprenantaro donos internacian atenton kaj subtenon al daŭripovo de tia rolo de E-o, t.e., ke ĝi estu elektebla en universitataj kaj altlernejaj studoj, ke ĝi restu en la ofertolisto por abiturienta ekzameno kaj estu akceptata kiel elekteblo por KER-ekzamenaj postuloj de triagradaj edukinstitucioj. La konferencon gastigos la Altlernejo en Nyíregyháza, kie studentoj rajtas ekzameniĝi pri E-o. Ĝia Filologia Fakultato, kiu kapabligas lingvoinstruistojn, kiel natura medio por konferenco de e-istaj instruistoj, certigos kaj organizan subtenon al la Konferenco kaj bonajn laborkondiĉojn en siaj moderne ekipitaj prelegejoj. Situanta en la regiono de la famaj Tokaj-vinoj en la montara regiono de la nordorienta Hungario, la konferencurbo kun sia ĉirkaŭaĵo proponas allogajn vizitindaĵojn por konferencaj ekskursoj kaj variajn motivojn por la kultura programo. Moderaj loĝprezoj kun kontentiga komforto en proksimaj hotelo aŭ studenta domo ebligos pli mult-
IPR 15/137
— página 38 del PDF —
nombran partoprenon precipe de instruistoj el Hungario mem kaj najbaraj ekssocialismaj landoj, sed ankaŭ de e-istoj el aliaj landoj kaj tiuj el foraj mondopartoj kiuj jam pagos longan vojaĝon por partopreni UK en la najbara Slovakio kaj ŝatos uzi la okazon por ĝui ankoraŭ unu semajnon de la tipa etoso de ILEI-konferencoj kontraŭ moderaj restadkostoj. La proksimume 360km-a distanco inter Nitra, la okazejo de UK, kaj Nyíregyháza traireblas per 4-hora busveturo, aŭ trajne tra Bratislava kaj Budapest, kio ebligas komforte kombini la du eventojn en unu restadon en eŭropa E-ujo. ILEI-festivalo de Esperantaj kulturo kaj pedagogio E-o estas ne nur lingvo. Ĝi signifas ankaŭ la komunumon de sia parolantaro kaj la specifan kulturon, kiu donas identecon al tiu komunumo. ILEI kiel organizo de e-istaj pedagogoj havas en la fokuso la pedagogion de E-o, ĉu en la lingvoinstrua fako, ĉu en aliaj edukaj sferoj, kiu ne disigeblas de la kulturo de E-o. La celo de la planata postkonferenca festivalo en Bjelovar, aŭgusto 2016, estas prezenti panoramon de E-kulturaj kaj E-pedagogiaj atingoj kaj tendencoj, kuraĝigi la E-kulturkreadon, kaj pli vaste malfermi la pordojn de kultura interŝanĝo kaj pedagogia interinfluo de la medioj E-uja kaj ekster-Esperantuja. Diversaj festivalaj programoj kaj formoj kandidatiĝas konsistigi la festivalon, ekzemple: komunaj koncertoj de e-istaj kaj lokaj muzikgrupoj, lingva festivalo, poeziaj vesperoj, beletraj kaj pentroartaj konkursoj, teatraj prezentaĵoj, pedagogiaj forumoj kaj atelieroj, ekspozicioj, etno-sportaj konkuroj, kvizoj, turismaj aranĝoj ktp.
IPR 15/138
— página 39 del PDF —
La organizantoj en Kroatio kaj la Estraro de ILEI, konsultante ankaŭ kunlaboremajn fakulojn, pasigos la bezonatajn semajnojn kaj monatojn en la unua duono de ĉi tiu jaro por interkonsenti racian, realigeblan, celtrafan kaj allogan por la publiko kombinon de la deziroj kaj ebloj. La atendebla subteno de lokaj aŭtoritatoj kaj la koncernaj kroataj ministerioj, kiel prezentita en la kandidatiĝo de Bjelovar, esperigas eventon longdaŭre signifan kaj por la Esperanto-movado kaj por la gastiganta medio. Estrarano pri konferencoj, Radojica PETROVIĈ Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <moerbeekr@gmail.com>. Ni fermis la nunan numeron la 5-an de februaro 2015, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aprilo 2015.
Informoj pri ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prezidanto), Mónika Molnár (vicprez.), Mireille Grosjean, Leysester Miro, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Estrare: Penny Vos. Regulara: Marija Beloŝević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: Mireille Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Ilona Koutny, Bharat Ghimire, Radojica Petrović, Kristin Tytgat. Estrare: Gong Xiaofeng „Arko”..
Enmovadaj partneroj (entute 14) EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi. E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/.
IPR 15/139
— página 40 del PDF —
Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49)55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio) TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Petra Smidéliusz. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Reprezentanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill. kaj aliaj
Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Europo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60. kaj aliaj
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en Clandoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEIkonto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la
IPR 15/140
— página 41 del PDF —
konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona kaj 70 € por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
SEKCIOJ DE ILEI Albanio: Bardhyl SELIMI, Rruga Fortuzi, nd.9, h.1, ap. 3, AL-1016 Tirana, bselimi@gmail.com Aŭstralio: Jennifer BISHOP, 24/8 Wallen Rd, Hawthorn, AU-3122 Victoria, bishop.jennifer699@gmail.com Belgio: Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende, flandrio@hotmail.be Benino: ALOFA Jérome Charles, 04BP0672 BJ Cotonou, Rép. du Bénin, alofkarlo@yahoo.fr Brazilo: Leysester MIRÓ, rua Jorge Tiburcia 592, Vila Mariana, BR-041-26001 Sao Paulo (SP), leysester@gmail.com Bulgario: Mariana GENCHEVA, Targovska 95, BG-5180 Polski Trambesh, maries972@yahoo.com Burundo: Jérémie SABIYUMVA, BP 170, BIRumonge, Burundi, ane_bur@yahoo.fr Ĉeĥio: Jana MELICHÁRKOVÁ, Polní 938, CZ-696 02 Ratíškovice, melicharkova@quick.cz
Ĉinio: GONG Xiaofeng, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN330031 Nanchang, arko.gong@qq.com Danio: Bent JENSENIUS Höjstrupvej 124, DK-2700 Brønshøj, bentjensenius@gmail.com Finnlando: Sylvia HÄMÄLÄINEN, F.E. Sillanpään katu 2 C 46, FI-33230 Tampere, sylvia.h@kolumbus.fi Francio: Michel DECHY, 65 allée de la Crémaillère, FR-59650 Villeneuve d’Ascq, michel_dechy@hotmail.com Germanio: Zsófia KÓRÓDY, E-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, zsofia.korody@esperanto.de Hispanio: Luis Eduardo BERDOR REMON, Pablo Iglesias 41, 4° B, ES-50018 Zaragoza, eduardo.berdor@gmail.com Hungario: József NÉMETH, Fő u. 41/5, HU-8531 Ihász, jozefo.nemeth@gmail.com Irano: Ahmad Reza Mamduhi, Nr 9, K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. FaridAfshar, Kh. Vahid Dastgerdi IR-19166-13514 Tehran, manduhi@gmail.com
Italio: Luigia OBERRAUCH MADELLA, via Prampolini 8, IT-43122 Parma, silkovojo@aliceposta.it Japanio: ISIKAWA Tieko, Tate 1-6-6-103, JP-353-0006 Siki-si, Saitama-ken, isksanjo@ff.e-mansion.com Katalunio: Pedro M. MARTÍN, Arnau Gatell 2, ES-17300 Blanes, ileicat@hotmail.com Kongo DR: Viktor LUKOLAMA LIFIMPU, Avenuo Lubaki n° 71, kvartalo Mbaki, Komunumo de Bumbu, Kinshasa, RD Congo, viktorlufimpu@gmail.com Korea Resp.: PARK Yongsung, 110-dong 902-ho, Daewoo Ian Apt. Samke-dong, Gimhae Si, Gyeongsangnam-Do, KR-621750, esabpark@korea.com Kroatio/KEL: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, mjerkovic@net.hr Kroatio/KEU: Svijetlana AKIK, Franje Malnara 52, HR-10000 Zagreb, ilei@hes-keu.hr
IPR 15/141
— página 42 del PDF —
Aŭstrio: Uwe STECHER, Vjetnamio: Ngyuyen THI NEP, 70, B20A, Kim Lien, Dong Ha, VN Zaunscherbgasse 3/3/6, AT-1210 (daŭrigo) Hanoi,Nguyennepa9cfl@gmail.com Wien, punktor@live.at Bolivio: Leandra DIA RIOS, Calle Kubo: Miguel Angel GONZÁLEZ María Estiváriz No 290, Avenida ALFONSO, Cádiz No. 233 apto. 5 e/ EPREZENTANTOJ Coronel Valdez Pasaje Zaratustra, Cruz del Padre y Consejero Arango, Villa Pabón, Zona Central, La Paz, Cerro, La Habana, Cuba, mileis_7@hotmail.com Armenio: Lida ELBAKJAN, Meksiko: Carlos HERNÁNDEZ Bosnio kaj Hercegovino: Nimeta LOARCA, Arco del Triunfo 2019-40 Moldovakan 26/2, kv.52, AM375062 Erevan, Lidaelb@yahoo.com KULENOVIĈ, Branica Sarajeva San Pedrito los Arcos, MX-76148 Barato/Hinda Unio: Venkatesh 15/V, BA-71000 Sarajevo Querétaro México, ilei@esperantoREDDY, No. 216, Off Main Road, Estonio: Helgi HROMOVA, mexico.org Whitefield, IN-Bangalore 66, Pk. 623, EE-12602 Tallinn Mongolio: Khorloo TSERENDEKarnataka, esperovr@yahoo.co.in Haitio: Christine THEANO, JID, distrikto BZD, 82-5, MNTANLEY, Britio: Elizabeth S Christ-Roi, Imp. Romane # 41, Ulanbator, tserendjd@yahoo.com HT-6110 Port-au-Prince, Nederlando: Robert MOERBEEK, Frome House, Frome Gardens, christinetheano@hotmail.com Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Stroud, Glos. GL5 4LE, UK Indonezio: Ilia Sumilfia DEWI, Beverwijk, moerbeekr@gmail.com elistaros@hotmail.com Ĉilio: Héctor CAMPOS GREZ, Perumahaan, Pejuang, Pratama, Nepalo: Bharat Kumar GHIMIRE, Blok L, no. 11, RT/RW 003/006, Nepala E-Asocio, G.P.O. Box, NP- Casilla 903, CL-3340000 Curico, hecg@uea.org ID-Bekasi, Jawa Barat, 10518, Kathmandu, Ganao: Alfred Kobina ARTHUR, ilia.dewi@gmail.com nespa_bharat@hotmail.com Kenjo: Gilbert S. SIKALA, Norvegio: Anne Karin BONDHUS, P.O. Box TS 404, Teshie, GHAccra, abaako43@yahoo.com Chemomi Estate, P.O. Box 22, Morenefaret 8A, NO-4340 Bryne, Islando: Loftur MELBERG KE-30301 Nandi Hills, akbondhus@jkn.no simiyugilbert@yahoo.com Pollando: Tomasz CHMIELIK, ul. Sigurjónsson, Traðarberg 13, IS-221 Hafnarfjörður, Kostariko: Hugo MORA Jarzębinowa 3/33, PL-21-040 lofturmsig@yahoo.de Poltronieri, Apartado 4981, CRŚwidnik, tchmj@wp.pl Israelo: Gian Piero SAVIO, 13/4 1000 San José, tikoguau@gmail.com Rumanio: Mihai TRIFOI, Menora-str. IL-53490 Givatajim, Litovio: Grazina OPULSKIENE, Str. Principală, Bl.1 Ap.3, saviogp@zahav.net.il Tylioji32-22 Mazeikiai, LTRO-527116 Bixad/Jud. Covasna, Pakistano: Adeel Mahmood 893307, grazopul@yahoo.com mihaitrifoi@yahoo.com BUTT, Ward No. 11, near M.C. Luksemburgo: Claude Serbio: Radojica PETROVIĆ, High School, PK-39100 Nankana NOURMONT, 2 om Kläppchen, LUBul. oslobodjenja 36, Sahib, adeelbutt84@gmail.com 5682 Dalheim, moonmont@pt.lu RS-32000 Ĉaĉak, Rusio: Svetlana S METANINA, str. Nikaragvo: Uriel GURDIAN, radojica.petrovic.rs@gmail.com Budajskaja 13-35, RU-129128 Rpto. Shick 2da etapa, Iglesia Suda Afriko: Emile MALANDA Moskvo, svsmetanina@yandex.ru adventista 1c O, 1c N. Casa G-32, NIANGA, PO BOX 2787 ZA-Cape Slovakio: Magdaléna F EIFIČOVÁ, Managua, Nicaragua, Town, emalandan@yahoo.fr Bernolákova 25/5, SK-010 01 esperantonica@gmail.com Svedio: Agneta EMANUELSSON, Žilina, ilei.oficejo@gmail.com Portugalio: Luís LADEIRA, Carl Ugglas väg 6, SE-641 37 Tajvano: Reza KHEIRKHAH, Rua Manuel Valadares, 10, 2E Katrineholm, Chung Ching Road, No. 105, TW- PT-2650-192 Amadora agneta.emanuelsson@fro.se Pingtung city, 900-73, luisladeira@portugalmail.pt Svislando: Mireille GROSJEAN, rezamenhof@yahoo.com Taĝikio: Firdaus SHUKUROV, Grand-rue 9. cp 9, CH-2416 Les Urugvajo: Sonia RISSO, Pascual Glavpochtamt, a.k.135 TJ-734000 Brenets, mirejo.mireille@gmail.com Togolando: ATTIOGBE-AGBEMA- Costa 3253 Apto 1215, UY-11700 Dushanbe, komintel@yandex.ru; Montevideo, sonry@adinet.com.uy aet2005@ yandex.ru DON B., Mensah, B.P. 39, Aneho, Venezuelo: Asociación TG-Lomé, abiovamensah@yahoo.fr Venezolana de E-o, Ricardo Ukrainio: Volodimir ONTAKTPERSONOJ COUTINHO, Apartado postal 47675, HORDIJENKO, p/k35, Kijiv-133, Caracas 1041-A, VE UA-01133, volodomir@ukr.net venesperanto@cantv.net Argentino: Gabriel Enrique Usono kaj Kanado: Ronald WAGNER, Misiones 1421, GLOSSOP, 8894 Berkay Avenue, AR-3116 Crespo-Entre Rios, US-63136-5004 Jennings, MO, gwagner@digitaloffice.com.ar rglossop@mindspring.com
SEKCIOJ DE ILEI
R
K
— página 43 del PDF —
„Nepalaj semoj, akvumitaj de franca esperantistino.” Vidu la artikolon de Monique ARNAUD (p. 29.) en la rubriko El la landoj kaj sekcioj…
IPR 15/143
IPR 2015/2
— página 1 del PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 45 – trimonata
15/2
Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Ismael Ávila Nina Daniljuk Annie Grente Mireille Grosjean Julián Hernández Angulo Dennis Keefe Ilona Koutny Stefan MacGill Suso Moinhos Tiina Oittinen. Usui Hiroyuki
— página 2 del PDF —
Supre: Certe la kursoj en UAM ne estas tedaj (vd. p. 13). Malsupre: Legu la artikolon de Julián Hernández Angulo (vd. p. 21) kaj provu kongresumi kun li, li ĉarmos vin per sia bela voĉo.
IPR 15/22
— página 3 del PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario, vic-prez. de UEA Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1
AdE – Akademio de Esperanto
Titolpaĝe: Flory WITDOECKT kaj Margaretha SYMOENS invitas vin en Oostende. (Fotis nekonata kunfestanta persono)
Enkonduko Karaj legantoj! Espereble ni baldaŭ renkontiĝos en Oostende (BE). Rigardu niajn du belgajn amikinojn Margaretha kaj Flory; vi povas imagi la gajan etoson, kiun ili preparas por ni. Ilia organiza laboro estas giganta, ĉar nia Konferenco estos giganta: jam nun aliĝis pli ol cent personoj. Jam nun ni scias pri tre internacia grupo. Sed antaŭ tiu evento vi havos la okazon progresi legante la jenan numeron de nia revuo: la teksto de Ismael AVILA prezentas al ni rimedon por progresi: retkurson el la sukcesa libro „Saluton” de Audrey CHILDS-MEE; mi prezentas al vi alian rimedon por progresi kaj malkovri la japanan kulturon: la lernolibron de Ĉieko DOI; Julian prezentas al ni metodon por progresi; mi prezentas al vi programon por progresi: temas pri E-Sumoo de Jasuo HORI. Finnaj gesamideanoj invitas vin por progresi en Turku en aŭgusto. Raportoj kaj invitoj aperas el diversaj mondopartoj, el Afriko sude de Saharo, el Norda Afriko, el Kroatio, el Ukrainio, el Japanio, el Pollando, el Ĉinio. Do legante la revuon, ni vojaĝos tra la mondo. Ĉu AMO gravas nur en printempo? Certe ne. AMO okupas plurajn paĝojn de tiu ĉi numero. Kaj amikiĝo espereble kreskigos la sukceson de nia julia Konferenco. Amike: Mireille GROSJEAN, prez. de ILEI
IPR 15/23
— página 4 del PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN): …………………………………………………………………. 3 Interreta versio de la kurso „Saluton! Esperanto Aŭtodidakte” (Ismael ÁVILA) …. 5 Bazaj universitataj studoj por Esperanto-instruistoj (Ilona KOUTNY). ……………… 13 La Interlingvistikaj Studoj: interna vido (Suso MOINHOS) ……………………………… 18 ESPERANTO-SUMOO: Lukti kontraŭ si mem (Mireille GROSJEAN) ……………….. 20 Strategioj por lerni fremdan aŭ negepatran lingvon (J. HERNÁNDEZ ANGULO) …. 21 Paroliga kurso en Hamameto (Stefan MACGILL) ………………………………………….. 27 Tempo-mastrumado pere de AMO (Stefan MACGILL) ……………………………………. 28 ILEI kaj UNESKO: AMO kaj SEVO, printempas…. (Mireille GROSJEAN)…………. 29 Lernolibro kaj legolibro, ĝuinda verko (recenzo de Mireille GROSJEAN) ………….. 31 El la landoj kaj sekcioj (CN, FI, HR, TN, UA) ……………………………………………… 33 Ĉu korekti? – Kiel korekti? – Kiam korekti? (Mireille GROSJEAN)… ……………….. 36 Renkontoj kun Diferenculoj (recenzo de Dennis KEEFE)…………………………………. 38 Informoj pri ILEI ………………………………………………………………………………………. 40 Redakciaj informoj ……………………………………………………………………………………. 42
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>.Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 7969 709 66. Rilatoj kun Unesko kaj FIPLV. Reprezentanto de ILEI ĉe UEA. Vicprez.: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. <zsofia.korody@esperanto.de>. Tel./fakso hejmaj: (+49) 5521-5983. Ecentroj, ekzamenoj, ALTE. Vicprez.: GONG Xiaofeng „Arko”, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. <arko.gong@qq.com>. Universitatoj. Estrarano pri financoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Sekretario: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <ilei.sekretario@gmail.com> por sekretariaj aferoj, <radojica.petrovic.rs@gmail.com> alie. Tel. hejma (+381) 32 371053. Konferencoj, rilatoj kun TEJO. Vicsekr.: Magdaléna FEIFIČOVÁ „Fejfi”, Bernolákova 25/5, SK-010 01 Žilina, Slovakio. <ilei.oficejo@gmail.com>. Membro-administrado. Rilatoj kun FEL. Estrarano: Bharat GHIMIRE, G.P.O. Box 10518, Kathmandu, Nepalo. Tel. (+1) 620 9877. <nespa.1990@gmail.com>. Universitatoj. Komisiito por helpi al aliĝpetoj. Estrarano: Enikő ZENGŐ SEREGHY, Dózsa u.14. 2/8, HU-4400 Nyíregyháza, Hungario. <enimyster@gmail.com>. Tel. portebla: (+ 36) 203234365. Kalendaro, ekzamenoj, multlingva paĝaro www.ilei-mondo.info, varbado. Estrarano: Penny VOS, Aŭstralio <penivos@yahoo.com>. Lerneja agado.
IPR 15/24
— página 5 del PDF —
Interreta versio de la kurso „Saluton! Esperanto Aŭtodidakte” oficiale lanĉita dum la Konferenco de ILEI en Montevideo La 24-an de julio 2014, dum la Konferenco de ILEI en Montevideo, Ismael ÁVILA, kreinto de la interreta versio de tiu fama kurso, prelegis pri la apero de tiu ideo kaj la malfacilaĵoj sur la vojo de tiu disvolvado. Jen sube la detaloj de tiu multjara laboro. Iom da historio Inter la jaroj 1989 kaj 2000 la kurso Saluton! Esperanto Aŭtodidakte, de Audrey CHILDS-MEE, estis la plej furora titolo de la libroservo de UEA. Dum tiu periodo vendiĝis kelkaj miloj da ekzempleroj de tiu rekta metodo. Tia populareco estas en si mem indiko pri la kvalito de la lernilo, aŭ almenaŭ pri ĝia taŭgeco por certaj lernaj kuntekstoj. Kiel la nomo de la kurso mem anoncas, unu el tiuj kuntekstoj estas la mem-lerna (aŭtodidakta) akirado de la lingvo, io pli kaj pli necesa en mondo, kie plej ofte mankas favoraj kondiĉoj por en-klasa instruado de Esperanto. Sed ankaŭ la uzo de Saluton! en ordinaraj klas-ĉambroj ne estis malofta. Aliflanke, kiel fona fenomeno, dum la dek jaroj, en kiuj la kurso “Saluton!” plej furoris, okazis rapida populariĝo de Interreto. Tiel ke, iom post iom, tiu nova komunik-rimedo atingis preskaŭ la tutan mondon, ebligante aliron al multaj enhavoj, inkluzive al edukaj materialoj. Tiuj du paralelaj kaj sendependaj faktoj, nome, la relative granda populareco de la kurso Saluton! kaj la rapida disvastiĝo de la Reto, tiam kondukis al la ideo ekspluati la latentajn kapablojn de la kurso sur tiu nova tereno. Tiu ĉi teksto do resumas, kiel tiu ideo realiĝis dum la sekvaj jaroj kaj kiuj estis ĝis nun la unuaj rezultoj de tiu nova lernilo sur la Reto.
IPR 15/25
— página 6 del PDF —
Kiuj estus la celoj de tiu projekto? Estas klare, ke E-o celas ĉiujn homojn, sendepende de denaska kulturo, loĝloko kaj pagipovo. Koncerne kulturajn diferencojn, unu el la plej interesaj kvalitoj de la kurso estas ĝuste ĝia rekta metodo, forte bazita sur bildoj. Tiu simpla aspekto ebligas, ke la samaj instruaĵoj estu uzataj ie ajn en la mondo, sen la neceso traduki la kurson al diversaj lingvoj. Tio estas ne nur konvena el disvolva vidpunkto, sed ankaŭ pli justa, ĉar kiam oni tradukas instru-materialojn al diversaj lingvoj, tre ofte minoritataj lingvoj estas neglektataj.
Rilate al la pagipovo de la lernantoj, estas menciinde, ke la libro-forma kurso kostas ĉirkaŭ 11 eŭrojn kaj, supozeble, estis aĉetita nur de tiuj, kiuj povas pagi tian monsumon. Bedaŭrinde ne ĉiuj en la mondo povas aŭ emas tion fari. Do grava pravigo por la interreta versio estas ankaŭ la fakto, ke sur la Reto la kurso povas esti tute senpaga kaj, pro tio, esti pli juste dissendata tra la mondo.
IPR 15/26
— página 7 del PDF —
Tiel en sia nova interreta versio la kurso povas esti uzata de homoj en iu ajn lando, eĉ tie, kie ne estas instruistoj, libro-perantoj aŭ Esperantobibliotekoj. Laste sed ne balaste, en multaj kazoj interreta kurso ebligas privatan en-hejman lernadon de la lingvo tiamaniere, ke oni ne tuj submetiĝas al la iom malfavora sinteno de la socioj rilate al E-o. Jen do eble la ĉefaj strategiaj kialoj por entrepreni tiun adaptadon de la kurso. Sed krom ili oni povas ankaŭ mencii kapabligajn motivojn, kiel la volo esplori teknikajn kaj pedagogiajn aspektojn de tiu adaptado cele al ĝia sekva ripetado por aliaj bonaj lingvo-lernigaj metodoj. Ĉefaj decidoj kaj kompromisoj en la bitigo de la kurso Do la komenca decido transporti precize la kurson Saluton! al la Reto estis almenaŭ racie pravigebla, sed ankoraŭ necesis decidi, kiel profunde iri en la Reton. Simple alŝuti ciferigitan kopion de la libro estus la plej simpla alternativo, sed certe tio ne sufiĉus por ekspluati ĉiujn eblecojn de la nova medio. Do la transformo devus esti pli profunda kaj komenciĝis kun la kreado de hipertekstaj paĝoj, enhavantaj la tekstojn kaj la ciferigitajn bildojn de la kurso. Tiu laboro estis relative simpla, sen grandaj teknikaj defioj, sed aliflanke tre longa pro tio, ke la kurso ampleksas ĉirkaŭ 200 paĝojn. La transiro de papera al bita formo ebligis ankaŭ riĉigojn kiel la kolorigon de la bildoj. Tio povas ŝajni bagatelo, sed ne estas ia dubo, ke, por instrui pri „blua ĉielo” aŭ „verda trafik-lumo”, pli efikas havi la bildojn kun la koncernaj koloroj ol havi ilin en nuancoj de grizo. Tiun evidentan avantaĝon la presitaj kursoj malofte povas havi nur pro tio, ke la kosto por eldonado de multkolora libro povus fariĝi tro granda eĉ por pagipova publiko. La komputila medio solvas ne nur la mankon de koloroj, sed ebligas eĉ la aldonon de movoj al kelkaj bildoj, precipe se tio konvenas por pliklarigi koncepton, kiel verbon. Reprenante la ekzemplon de la trafik-lumo, de originala papera bildo kun nemoviĝantaj aŭtoj antaŭ nigre-blanka trafiklumo, la komputila versio povis evolui al moviĝantaj aŭtoj antaŭ flagrante verda trafik-lumo, multe pli kongrua kun la apuda teksto: „La verda lumo brilas kaj la aŭtoj iras”.
IPR 15/27
— página 8 del PDF —
Tamen, aspekto nemalhavebla por efika lingvo-kurso estas la sonoj, nome, la ekzisto de prononcaj modeloj de la lernata lingvo. En la presita kurso tio parte solviĝis per la eldono de aparta kasedo (kostanta pliajn 8 eŭrojn) kun kelkaj prononcaj modeloj. Tamen, se dum la furora periodo de Saluton! plej ofte la aĉetantoj de la libro simple preteratentis la ekziston de la kasedo, nuntempe la uzo mem de kasedoj preskaŭ tute malaperis. Tiel restas al la uzantoj de la presita metodo la alternativo klopodi deĉifri la Esperantajn fonemojn surbaze de desegnitaj buŝaj ekzemploj aŭ de prezentata komparo kun anglalingvaj fonemoj.
Ankaŭ tiun aspekton la komputila versio ebligus solvi espereble pli kontentige, simple ĉar ĝia multrimeda naturo pretas por la kunekzistado de tekstoj kaj sonoj sur la hipertekstaj paĝoj. Sed ĝuste tie komenciĝis la plej malfacilaj teknikaj defioj por la projekto: la solvoj tiam ekzistantaj por mastrumi sonojn sur Interretaj paĝoj forte dependis de krozilaj tipoj kaj versioj, tiel ke solvo povus funkcii perfekte por Chrome kaj Internet Explorer, sed tute fuŝi por Firefox, Safari kaj Opera, aŭ inverse. Tiu teknika obstaklo baris la antaŭeniron de la projekto dum pli ol unu jaro, sed finfine antaŭ kvin jaroj lanĉiĝis kontentiga son-mastruma solvo por Interretaj paĝoj. Ĝi konvene kreas facilan kaj aŭtomatan konekton inter tekstoj kaj sonoj kaj, plej grave, per rimedoj samtempe taŭgaj por ĉiuj kroziloj. La solvon de la sonmastruma problemo sekvis tamen nova defio, nome, kiel produkti la son-dosierojn kun la prononcaj modeloj por la pli ol du mil
IPR 15/28
— página 9 del PDF —
vortoj, frazoj kaj tekstoj de la kurso? La unua ideo estis uzi hejman solvon, nome, la voĉojn de mia familio. Tio montriĝis malfacila kaj nesufiĉe taŭga por modela prononcado, inter aliaj kialoj pro la neprofesieco de niaj voĉoj, nia tro mola akĉento kaj la manko de bonkvalitaj sonaparatoj en nia hejmo. Malhelpis ankaŭ la amplekso de la laboro mem, kiu postulus centojn da horoj de registrado nur por produkti mez-bonajn sonojn. Tiaj problemoj kaŭzis novan halton de la disvolvado. Tiu paŭzo daŭris pli ol unu tutan jaron, ĝis venis la ideo uzi sintezajn anstataŭ homajn voĉojn. Tia strategio ŝajnis pli konvena ĉar per parol-sinteziloj eblus pli efike produkti prononcajn modelojn, kun pli konstanta kvalito. Sed ĉu entute ekzistis parol-sintezilo por Esperanto? Antaŭ kvar jaroj la respondo al tiu demando estis emfaza „ne”. Tamen ni tiam informiĝis, ke oni jam laboras por krei tian ilon surbaze de sinteziloj por lingvoj kun simila fonetika sistemo. Tiu informo ne tuj solvis nian problemon, sed almenaŭ donis horizonton al la tuta projekto. Kvankam ĝi nun ŝajnas memevidenta, la fina solvo devis atendi unu plian jaron por aperi. Tio okazis, kiam fariĝis pli klare, ke por la kurso sufiĉus havi pretajn son-dosierojn kun bonaj prononcaj ekzemploj, sed ke la sintezo ne bezonus esti samtempa, tio estas, la kreado de la sonoj povus okazi antaŭ la uzado de la kurso mem. Laŭ tiu strategio eblus produkti la prononcajn modelojn pere de jam ekzistanta sintezilo de lingvo kun simila fonetiko (kun ĝustigoj de tiu aŭ alia fonemo), kaj tuj alŝuti sondosierojn al la kursa paĝaro. Do, ni ne plu devis atendi la finpretigon de aparta sintezilo por Esperanto. Do la sekva paŝo estis trovi parol-sintezilon por lingvo kun simila fonetiko, kiel ekzemple la kroata aŭ la ĉeĥa, adapti la Esperantajn grafemojn al la koncernaj grafemoj de tiuj lingvoj kaj tiam sintezi la parolojn. Tiel ekzemple la frazo „ĉu ankaŭ ĝi estas plumo?” transformiĝis al „ču ankau dži estas plumo?”, tiamaniere, ke parol-sintezilo por la ĉeĥa lingvo povas bone prononci ĝin. Do, per tia strategio ni iom post iom sukcesis krei la son-dosierojn por ĉiu teksto aŭ vorto de la kurso. La unuaj rezultoj de tia strategio ne estis perfektaj, sed almenaŭ kontentigaj el lerniga vidpunkto ĉar, kvankam iomete roboteca, la unua parol-sintezilo uzata produktis voĉojn kun la ĝustaj fonemoj. Do kun tiaj voĉoj la unua versio de la kurso estis diskrete publikigita en la Reto en decembro 2013.
IPR 15/29
— página 10 del PDF —
Malgraŭ la ĝenerale pozitivaj reagoj de esperantistoj, kiuj esploris la kurson, aŭdiĝis plendoj rilate al la „troa roboteco” de la voĉoj. Konstateblis do, ke paradokse esperantistoj tute ne akceptas iun ajn gradon da artefariteco… Tio stimulis nin serĉi eĉ pli taŭgajn parol-sintezilojn kaj per ili refari la tutan stokon de son-dosieroj. Tiu plibonigo konsumis pliajn monatojn, kaj la novaj sondosieroj estis alŝutitaj al la kurso meze de la unua semestro de 2014. La voĉoj tiam jam aspektis efektive pli naturaj, kaj de tiam ne plu aŭdiĝis fortaj plendoj rilate al la kvalito de la sonoj. Aldonaj avantaĝoj de la nova versio Alia menciinda diferenco de la komputila versio estas en tio, ke ĝi kapablas havi la ŝlosilon de ĉiu ekzerco apud la responda kampo mem, tiel ke, kaze de dubo, la lernanto povas tuj trovi la helpilon tie. En la presita kurso, pro
IPR 15/210
— página 11 del PDF —
manko de la hipertekstaj rimedoj, ĉiuj ŝlosiloj troviĝas en la fino de la libro, en loko malpli konvena por rapida kontrolo. La komputila medio ankaŭ ebligas aŭtomatan korektadon de la ekzercoj. En la komputila versio de la kurso Saluton! tiu rimedo uzas simplan komparon de la tajpitaj respondoj kun la respektivaj ŝlosiloj. Se ili kongruas, la lernanto tuj ricevas konfirmon per sono kaj kontrol-marko. Se io ne estas ĝusta, malsama sono indikos tion, kaj la lernanto havos la okazon repensi sian respondon aŭ, lastrimede, premi butonon kaj plenigi la kampon per la ŝlosila respondo. Tio aliflanke signifas, ke la nuna versio la kurso ne disponas pri pli kompleta kaj rafinita sistemo por kontrolado kaj diagnozo de la eraroj. Alivorte, la nunaj rimedoj taŭgas por esplora lernado de la lingvo fare de la uzantoj, sed ankoraŭ ne liveras al ni, surbaze de la plej oftaj eraroj, kernajn informojn pri la plej malfacilaj elementoj de la kurso, aŭ la rilato inter tiuj malfacilecoj kaj la lingva fono de ĉiu lernanto. Tial en tiu aspekto ĝi situas preskaŭ samloke kun la presita versio, escepte pro tio, ke en la interreta versio eblus havi iom da kontrolo pri la deveno de la lernantoj, pri la tempo, kiun ili pasigas sur la paĝaro, kaj kiom intense ili interagas kun la elementoj tie. Tiu malstrikta kontrolado de la respondoj, kiujn la lernantoj produktas, parte ŝuldiĝas al la decido ne postuli formalan enskribiĝon en la kurson. Tiun decidon pravigas la fakto, ke la ĉefa celo de la kurso estas lernigi Esperanton kaj deviga enskribiĝo en la retejon efikus kiel barilo, kiu forpelus multajn el la eblaj uzontoj de la kurso. Rezulte, la pesilo pendis favore al la libera aliro al la kurso, eĉ se tio malebligas pli individuan gvidadon de la lernantoj. La finaj ŝanĝoj en la adaptado de la metodo al la nova medio konsistis en la elekto de nova litertipo, ĉar tiu, kiu bone taŭgis por la presita libro ne sufiĉe konvenas por komputilaj ekranoj. Post iom da esplorado pri eblaj alternativoj fine elektiĝis litertipo nomata Candara, kiu inter la rekomendataj por komputilaj ekranoj prezentas unu el la plej belaj realigoj de la Esperantaj ĉapelitaj literoj. Unuaj rezultoj kaj donitaĵoj pri la kurso sur la reto La unuaj tri monatoj post la finaj plibonigoj de la kurso montris iom stabilan nombron da uzantoj. Averaĝe ĉiutage vizitis la kurson 40 lernantoj. Unu el la konstantaj originoj de tiuj vizitantoj estas la paĝoj pri Esperanto
IPR 15/211
— página 12 del PDF —
en Vikipedio, kie ni faris mencion pri la nova kurso en diversaj lingvoj. Tiu nombro altiĝis fojfoje rezulte ekzemple de mencio de la kurso en la fejsbuka paĝo de UEA, sed tiuj fejsbukaj diskonigoj kreas rapidan sed nedaŭran interesiĝon pri la kurso. Plej daŭran interesiĝon kreis mencio de la kurso en la retejo Esperanto-France. Tio verŝajne klarigas la elstaran plimultiĝon de la vizitantoj el Francio, kiuj nuntempe (dua semestro de 2014) reprezentas ĉirkaŭ duonon de la tuta lernantaro de la kurso. La nombro de vizitantoj rimarkinde kreskis post aŭgusto 2014, eble kiel rezulto de la oficiala prezentado de la kurso en la Konferenco de ILEI en julio. Supozeble la diskonigo de la kurso antaŭ trideko da agemaj esperantistoj kreis ĉenan reagon, kiam kelkaj el la partoprenantoj bonvoleme diskonigis la kurson en siaj asocioj kaj inter siaj konatoj. Alia fenomeno tipa de Interreto estas la oftaj vizitoj de robotoj al la retejo. Tiuj vagabondaj softvaraj agentoj havas la taskon konstante rekrei mapon de la Reto, kaj por tio ili nepre devas viziti refoje ĉiun el la 200 paĝoj de la kurso. Tio estas iom ĝena, kiam oni volas kontroli kaj kalkuli la precizan nombron de veraj lernantoj en la kurso. Unu maniero distingi inter homo kaj roboto estas kompari la nombron da “tuŝoj” de la vizitanto sur ĉiu vizitata paĝo. Por robotoj tiu proporcio ofte estas 1/1, nome, unu tuŝo sur ĉiu paĝo, dum por veraj lernantoj la proporcio estas multe pli granda, indikante efektivan esploradon de la elementoj sur la koncerna paĝo. Ricevitaj reagoj kaj finaj rimarkoj La kurso povas esti vizitata en la adreso: www.kursosaluton.org. Pro sia relative longa disvolviĝa historio la reta versio de kurso Saluton! prezentas modernan kernon sub iom malmoderna kovraĵo, nome, la paĝoj mem ne uzas elstare ĝisdatajn ornamajn trukojn, sed la rimedoj uzataj por produkti kaj mastrumi la sonojn de la kurso estas tre novaj. Tio respegulas ne nur la fakton, ke la hipertekstaj paĝoj estis kreataj ĉirkaŭ 10 jarojn antaŭ la internaj sonprocezaj rimedoj, sed ankaŭ atestas nian emfazon sur la lernigan celon de la paĝaro, anstataŭ ian klopodon igi ĝin bela, moderna, sed didaktike neefika diletantejo. Ni opinias, ke tia strategio pli taŭgas por ordinaraj lernantoj. Aliflanke estas konsentite, ke tre verŝajne la nuna ekstera aspekto de la kurso ne sufiĉe allogos ĝisostajn modernemajn interretulojn. Sed ni planas, iom post iom, plibonigi eĉ la supraĵon de la kurso, se ĝi efektiviĝos kiel populara kaj utila instruilo por Esperanto. Unu
IPR 15/212
— página 13 del PDF —
el tiuj plibonigoj, jam decidita kaj teknike provita, estos la aldono, sur ĉiu paĝo, de pli klara indekso de la enhavoj, tiel ke la uzantoj povu pli bone orientiĝi dum la navigado tra la kurso. En sia nuna stato la interreta versio de la kurso Saluton! povas esti efika por tiuj, kiuj lernos Esperanton aŭtodidakte, sed ankaŭ utili kiel komplemento por enklasa lernado de la lingvo. Lingvo-akirado progresas pli rapide, kiam lernantoj havas pli intensan kaj konstantan kontakton kun la instruata lingvo. Al lernantoj, kiuj havas unu solan ĉeestan klason pri la lingvo semajne, interreta kurso kun amaso da tekstoj kaj sonoj povas doni aldonan okazon plu trempiĝi en la lingvo. Tio povus iĝi eĉ pli konvena, se la instruantoj konscie stimulos kaj gvidos tiajn eksterklasajn aktivaĵojn. Ĉu la Reta kurso Saluton! estos iam uzata paralele kun laŭdindaj iniciatoj kiel Lingvolanĉilo „Springboard to Languages”, la tempo diros. El Belgio, Francio kaj Hungario estis ricevitaj tri skribaj reagoj de esperantistoj, kiuj provis kaj aprobis la kurson, ĉiuj kun tre ĝentilaj laŭdoj pri la iniciato kaj sugestoj pri ĝia diskonigo. Tiaj eĥoj estas forta stimulo por pluiri laŭ la pado de instruado de Esperanto per oportunaj, senpagaj kaj ĉiehaveblaj rimedoj. Eble oni povus diri, ke nia iniciato rangas inter tiuj bazitaj sur la kredo, ke la „fina venko” de la lingvo iam rezultos ne de vasta konvinkado de registaroj kaj organizaĵoj, sed de la praktika konstato, ke jam sufiĉe multaj unuopuloj, en tre diversaj landoj, vere scipovas la lingvon.
Bazaj universitataj studoj por Esperanto-instruistoj. Restartis la interlingvistikaj studoj de UAM en Poznano de Ilona KOUTNY, Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, http://www.amu.edu.pl/\~interl/ La universitata instruado de esperantologio kaj interlingvistiko estas ne nur montrilo por la statuso de Esperanto, sed ankaŭ nemalhavebla por profesiaj instruistoj de esperanto. La trijaraj postdiplomaj interlingvistikaj studoj de la pola Universitato Adam Mickiewicz (UAM) disponigas la lingvistikajn kaj komunikadajn bazojn, enkondukas en la lingvistikon, literaturon, historion kaj kulturon de Esperanto kaj per la lastjara specialiĝo pri instruado formas kompetentajn instruistojn. La sume akireblaj 120 ETCS-
IPR 15/213
— página 14 del PDF —
poentoj kunmezureblas kun la postuloj de magistraj studoj. Ĉiun trian jaron restartas tiuj unikaj studoj ekde 1998.
La 20-an de septembro 2014 kun 26 aliĝintoj el 14 landoj (7 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 2 el Slovakio kaj Svedio, po 1 el Rusio, Kroatio, Irano, Ĉehio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Granda Britio) la studoj rekomenciĝis la 6-an fojon. La gestudentojn bonvenigis la vicdekanino de la Novfilologia Fakultato, prof. Aldona Sopata, kaj la gvidanto de la studoj, prof. Ilona KOUTNY. La brazila entuziasmo videble kreskis malgraŭ la granda distanco kaj portis freŝan koloron al la eŭropa paletro. La varbado estis nun pli grandskala, dank’ al la paĝaro edukado.net, UEA kaj ESF. Ĉi-lasta disponigis bazan stipendion al 13 partoprenantoj. Edukado.net sukcese lanĉis kampanjon por helpi financi la vojaĝkostojn al Pollando de kelkaj partoprenantoj. ESF lanĉis subtenkampanjon AMU Poznanon! por la sekvaj sesioj, ja la regula partopreno postulas grandan sindediĉon de la gestudentoj. Dum la unua semajna intensa sesio en septembro okazis kurso pri interlingvistiko kun Vera BARANDOVSKA-FRANK (Germanio, profesoro de AIS), donanta superrigardon pri planlingvoj, al ĝi kontribuis Ivan COLLING (el Brazilo), kiu ĵus finis siajn interlingvistikajn studojn ĉe AMU. Esperantan kulturon enkondukis Zbigniew GALOR (prof. en la
IPR 15/214
— página 15 del PDF —
Universitato de Szczecin, Pollando), al tio adoniĝis interesaj prelegoj pri lingvo kaj kulturo de Sabine FIEDLER (prof. en la Universitato de Leipzig, Germanio), pri la E-gazetaro de Jukka PIETILÄINEN (docento en la Universitato de Tampere, Finnlando) kaj pri Esperanta radiofonio de Barbara PIETRZAK (Pola Retradio, estrarano de UEA). La unuan periodon de la Esperanta literaturo prezentis tradicie Tomasz Chmielik (tradukisto kaj eldonisto, Pollando) kaj Lidia Ligęza (poetino el Krakovo, Pollando). Fonetikon kaj fonologion – startante de ĝeneralaj bazaj nocioj al karakterizo de Esperantaj sonsistemo kaj prononca normo – entreprenis Ilona KOUTNY (gvidanto de la IS, prof. de AMU, membro de AdE) kaj Nicolau DOLS SALAS (prof. en la Universitato de la Balearaj Insuloj). Post koncizaj prezentoj kaj diskutoj de ĉiuj studobjektoj sekvis hejma laboro. Dum la septembra sesio okazis ankaŭ la finaj ekzamenoj de la antaŭa grupo: 7 persistaj gestudentoj (3 el Brazilo, po unu el Germanio, Hungario, Litovio kaj Svislando) prezentis interesajn rezultojn de sia laboro: Ivan COLLING: Ĉu la polurita spegulo estas fleksebla kaj amika? Kelkaj konsideroj pri logikeco, reguleco, simpleco en lingvoj; Guilherme JARDIM: Analizo de la rilato inter spiritismo kaj esperanto en Brazilo; Rita M. N. DE MORAES: Du malsimilaj romanoj, du similaj vojoj; Anja Christina STECAY: Funkcio de kieeco en esperantaj krimromanoj; Szabolcs SZILVA: Klasifikado de planlingvoj; Snaiguole MALYCH: Ĉu esperantistoj agas inter si alimaniere ol kun neesperantistoj?; Mireille GROSJEAN: Komunikado en Afriko. Informoj pri la laboraĵoj aperas en Edukado.net. Iuj intencas daŭrigi siajn esplorojn, eĉ doktoriĝi. La unujaran instruistan trejnadon (kunlabore de UAM, ILEI kaj Edukado.net), kiu okazas paralele kun la lasta jaro de la universitataj studoj, finis 5 partoprenintoj (Annie GRENTE kaj Marielou COCHARD el Francio, Martin PTASINSKI el Germanio, Luis LADEIRA el Portugalio kaj Karina OLIVEIRA el Brazilo) per finlaboraĵo kaj kompleksa ekzameno, ili akiris ILEI-atestilon pri instruado. La sesion sekvis la 3-a Interlingvistika Simpozio (25–26.09.2014), kun la ĉefa temo: internacia komunikado. Ĝi estis malfermita al neesperantistaj kontribuantoj, kiuj konsistigis pli ol kvaronon de la prelegantaro. Malfermis ĝin vicrektoro de UAM kaj parolis la vicdirektoro de la Lingvistika Instituto. Prelegoj estis prezentataj en Esperanto, la pola kaj
IPR 15/215
— página 16 del PDF —
angla, ili temis pri lingvopolitiko, interkultura komunikado kaj diversaj aspektoj de esperantologio kaj interlingvistiko kaj ankaŭ pri instruado. La programo kaj resumoj troviĝas en la retejo de la Studoj. Elektitaj artikoloj aperos anglalingve en la universitata lingvistika revuo JKI (Lingvo. Komunikado. Informado) en 2015.
La bankedo kunigis la malnovajn kaj novajn gestudentojn, instruistojn kaj prelegantojn en agrabla etoso. Gastis kaj laŭdis la aranĝon la vicdekano de la Novfilologia Fakultato, prof. Maciej KARPIŃSKI kaj la direktoro de la Lingvistika Instituto, prof. Piotr WIERZCHOŃ. La gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj transdonis la 10-jaran son- kaj videoarkivon de la Studoj al la reprezentantoj de la Viena Esperanto-Muzeo, CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en La Chaux-deFonds, Svisio) kaj Edukado.net. La semajnon finis la 30-a Arkones, fama kaj riĉa kultura aranĝo kun muziko, filmoj, teatraĵoj, ludoj kaj multaj diskutoj. Al ties programo kontribuis ankaŭ prelegintoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj. Post diligenta hejma laborado: plenumo de testoj, legado de proponata literaturo kaj pretigo de semestraj laboraĵoj el ĉiuj 4 studobjektoj la sesa interlingvistika grupo sukcese kaj bonetose daŭrigis siajn studojn per la dua ĉeesta sesio (31.01–06.02.2015) kun la partopreno de 20 gestudentoj el 24. Ili alfrontis ankaŭ la parolajn ekzamenojn dimanĉe kaj merkrede. La IPR 15/216
— página 17 del PDF —
internacia partroprenantaro vigle kontribuis al la kurso pri komunikado (gvidata far Ilona KOUTNY) komparante la diverskulturajn lingvajn kaj nelingvajn komunikadmanierojn. Lidia Ligęza enkondukis la ĉeestantojn en la poezion kaj Tomasz CHMIELIK en la prozon de la dua periodo de la Esperanta literaturo. Michael FARRIS el la Lingvistika Instituto de UAM transdonis la bazojn de morfologio kaj sintakso kun multaj diverslingvaj ekzemploj al la gestudentoj. Kadre de Esperanta gramatiko estis traktataj tiklaj problemoj kiel la morfemklasifiko kaj la radikkaraktero, la -ata/ita problemo. Ĉi-foje krom Ilona Koutny kontribuis al la gramatika kurso Cyril BROSCH, juna germana doktoro pri lingvistiko, kiu finis la interlingvistikajn studojn en 2008. La partoprenantoj havis eblon diskuti kun la kursgvidantoj. Kiel kutime, merkrede okazis la komuna vespero, ĉi-foje kun prezento de lingva seksismo en Esperanto de Cyril BROSCH, de ironiaj poemoj de Lidia LIGĘZA kaj abunda kontribuo de la partoprenantoj: poemoj, muziko kaj kantoj (Eida LIMA, Małgorzata ZIĘBA-SZMAGLIŃSKA, Maria VERZUN), interalie la Esperanta versio de la eŭropa himno (Johano DERKS), memmuzikigitaj Zamenhof-poemoj (Michał KOZICKI), poemtradukoj (Suso MUIÑOS) kaj ankaŭ propraj poemoj de Paŭlo NASCENTES. Victor LUFIMPU montris afrikajn dancojn kaj kantojn el Kongo kaj Zuzanna KORNICKA fermis la bonetosan kunestadon per kantoj kaj gitarludo. Post la intensa tutsemajna laboro sekvis la tradicia ekskurso al Toruno, kie Maria POKRZYWNICKA, Teresa NEMERE kaj Kinga NEMERECZACHOWSKA akceptis la interesiĝeman grupon kaj gvidis ĝin tra la urbo. Okazis vizito en la Kopernik-muzeo kun Esperantlingva prezento de la historio de la urbo, en la kulturdomo kun spektaklo de Studio P, en liceo, kie Grabowski havas memortabulon. La ekspozicion pri la ĉiutaga popola vivo en la Etnografia Muzeo klarigis vigle Maria POKRZYWNICKA. Fine torunaj mielkukoj kun kafo, teo atendis la gestudentojn, Maria P. kantigis kaj ludigis ilin. Bildoj pri la septembra kaj februara sesioj troviĝas ĉe Edukado.net (Fotoalbumo «Poznan 2014 septembro»). Eblos aliĝi al la sekva unujara instruista trejnado en 2016/17, kiu okazos kune kun la instruista specialiĝo de la universitata grupo.
IPR 15/217
— página 18 del PDF —
La Interlingvistikaj Studoj: interna vido de Suso MOINHOS La unuan tagon ni venis plenaj de entuziasmo al la Novfilologia Fakultato. Kun kelkaj personoj mi interkonatiĝis la antaŭan vesperon, en la studenta gastejo Jowita. Aliajn mi identigis per Facebook, kvankam ni neniam kunestis. En la klasĉambro estiĝis rekonoj, salutoj, demandoj. Entute dudek ses studentoj el dek kvar ŝtatoj de la mondo. Neniam antaŭe estis tiom diversa kaj granda grupo en la Interlingvistikaj Studoj. Nia deven-mapo etendiĝis tiom vaste, ke ĝia orienta limo estis Irano kaj la okcidenta Brazilo. Ĝuste el ĉi lasta lando alteriĝis, post longa vojaĝado transatlantika, la plej multnombra landa kontribuo: sep aliĝintoj. Malantaŭ ni restis esperoj, strebadoj kaj, miakaze, antaŭaj klopodoj partopreni la studojn. La programon mi plurfoje legis. Tri jaroj povas ŝajni tro, sed la amplekso de la studobjektoj ja tion postulas. Kiam mi plenigis la aliĝilon kaj sendis ĝin, mi komprenis, ke mi ĵus prenis gravan decidon. Mi ricevis plurajn helpojn kaj ja estas juste, ke mi menciu ilin. Esperantic Studies Foundation (ESF) pagas al mi kaj aliaj studentoj la kotizon. Fundación Esperanto, el Zaragozo (Hispanujo), helpis min per stipendio. Aliflanke, Katalin Kováts organizis monkolektadon en Edukado.net, al kiu kontribuis pluraj personoj. Per tiu iniciato kelkaj samideanoj ege malavare helpis nin. Mi ankaŭ volas emfazi, ke en ĉiu momento Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, zorgadas pri la studentoj kaj iliaj unuopaj bezonoj kaj lerte kunordigas la bonan funkciadon de la tuto. Mi restas tre danka al ĉiuj pro ilia helpo kaj subteno, sen kiuj mi ne povus partopreni. Krome, en 2015 ESF lanĉis la kampanjon «AMU Poznanon» (vortludo pri la siglo de Adam-Mickiewicz-Universitato), kun aparta karakterizo: al ĉiu mondonaco por subvencii la studentojn, ESF kontribuos per samvalora kvanto. Ĉiuj menciitaj strebadoj kaj ceteraj helpoj al aliaj partoprenantoj
IPR 15/218
— página 19 del PDF —
fare de organizoj kaj unuopuloj pelas nin kaj igas nin senti, ke ni trafe enŝipiĝis por ĉi longa vojaĝo. Tamen bedaŭrinde kelkaj forlasis la krozadon. Eble ili atendis alion, ne tiom sciencan, aŭ miselektis la trejniĝon, aŭ simple iliaj vivoplanoj ŝanĝiĝis. La enhavo de la Interlingvistikaj Studoj estas komparebla kun filologiaj studoj de ajna lingvo: fonologio kaj fonetiko, morfologio, sintakso, literaturo. Kutime unu el la lernobjektoj en filologiaj studoj de latinidaj lingvoj, almenaŭ en Eŭropo, estas latinida lingvistiko, kiu helpas enkadrigi la ceterajn studerojn; en la kazo de la Interlingvistikaj Studoj tiun saman rolon ludas la kurso de interlingvistiko. La Esperantan literaturon oni studas dum kvar semestroj, kaj la legolisto estas sufiĉe vasta. Kio do ne estas la Interlingvistikaj Studoj? Ili certe ne estas movada renkontiĝo. Oni okazigas abundajn eventojn laŭlonge de la tuta mondo kun riĉaj, buntaj kaj diversaj programoj, sed la Interlingvistikaj Studoj ne temas pri tio. Ili ankaŭ ne estas trejniĝo por lingvoinstruado aŭ pedagogia kurso. Tiucele RITE de Edukado.net aŭ la unujara instruista trejnado de UAM, ILEI kaj Edukado.net estas bonaj alternativoj. Kaj, fine, ili ne konsistigas ian rimedon por altigi la lingvonivelon. Ĝi devas esti kontentiga jam antaŭ la komenco de la studoj; se ne, oni ne kapablus kompreni la lecionojn kaj librojn, sukcese trapasi ekzamenojn kaj verki laboraĵojn. Por plibonigi sian Esperanton, interesitoj sin turnu al ĉeestaj aŭ retaj kursoj kaj, specife por altaj lertecoj, al distancaj lernoprogramoj kiel ekzemple tiuj proponataj de la Jagelona Universitato. En la dua sesio, en februaro, ni konstatis ion, ĝis nun ne palpeblan: la rapidan sinsekvon da lernendaĵoj. Efektive, dum la semajnoj en Poznano ni ricevas nur enkondukon, iaspecan giston por la hejma bakado de niaj panoj. Tiel ni venas al kruca punkto pri la Interlingvistikaj Studoj: kelkfoje formuliĝas la demando, ĉu la studoj estas sufiĉe altnivelaj, ĉu ili konformas al espereblaj profesieco, seriozeco kaj universitata karaktero. Mi ĉiam respondas «jes!»: la profesoroj estas spertuloj pri sia fako, plejparte ili instruas en universitatoj. Kaj aldoniĝas: la nivelon decidas ankaŭ ni studentoj. Ni ĉiam havas la eblon postuli plian enprofundiĝon, kaj la docentoj konscias pri tio, ke ilia laboro estas multspeca en la senco, ke ili devas adaptiĝi al personoj venantaj el diversaj sciencaj branĉoj sed ankaŭ al filologoj kaj lingvistoj. El tiaj esceptaj klasoj kiel la nia povas fonti nur riĉiĝo por ĉiuj membroj.
IPR 15/219
— página 20 del PDF —
Alia ebla demando estas la valideco de la studoj. Mi ŝatus, ke la studoj estu magistriĝa kurso; tamen ili konsistigas la plej altnivelan kaj ampleksan specialistiĝon rilate Esperanton en la tuta mondo. Krome, de la Bolonja Deklaracio de 1999, en ĉiuj landoj de la eŭropa kontinento krom Belorusio, plus en Turkio kaj Kazaĥio, funkcias la tiel nomata Sistemo de Transmeteblaj kaj Kunigeblaj Kreditoj (laŭ la angla siglo: ECTS). Tiuj kreditoj estas, se tiel diri, la valoro de la superaj studoj, varianta laŭkaze. Laŭ la Deklaracio dua universitata ciklo, tio estas, magistriĝo, devas havi de 90 ĝis 120 ECTS1. Nu, la nunan lernojaron la Interlingvistikaj Studoj ricevis ETCS por la unua fojo, kaj ili havas la maksimumon: 120 kreditojn ricevotajn de tiuj, kiuj sukcese venos al la fino. Mi komparis tiun donitaĵon kun la realo en universitatoj proksimaj al mia loĝloko. Kiom da ECTS havas magistriĝaj kursoj en la sfero de filologio kaj lingvistiko en tiuj centroj? En la universitatoj de Vigo, Santiago de Compostela kaj Corunha tiuj magistriĝaj kursoj estas dusemestraj kaj havas nur 60 ECTS; la Universitato de Minho disponas 4-semestrajn kursojn valorantajn 120 ECTS, same kiel niaj Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Konklude, la Interlingvistikaj Studoj ja valoras la penon. Ili ne nur provizas studentojn per solidaj konoj, sed ankaŭ ebligas fakiĝon en la lasta jaro (pri lingvistiko, literaturo, interlingvistiko, didaktiko, komunikado aŭ tradukado) kaj rolas kiel ĉenero por posta doktoriĝo. Persone mi sentas, ke mi estas tre bonŝanca, ĉar fine mi povas realigi delonge kovitan sonĝon: kompletigi miajn filologiajn studojn per fakiĝo pri Esperanto.
ESPERANTO-SUMOO: Lukti kontraŭ si mem. Rekorda nombro de partoprenantoj en marto 2015! de Mireille GROSJEAN Japanaj luktartoj estas diversaj. Unu estas aparte fama, temas pri Sumoo, kie la luktistoj dikiĝas enorme, tamen ili restas tre moviĝemaj kaj rapidaj. Emerita instruisto japana, s-ro HORI Jasuo, lanĉis legsesiojn laŭ la sama ritmo kiel la sumoo-ĉampionadoj. Li nomis tiun agadon ESPERANTOSUMOO. En marto 2015 okazis la 33-a sesio. Okaze de ĝi pli ol 200 personoj partoprenis tra la tuta mondo. Tiuj e-istoj devenas el 27 landoj. La 1
En esceptaj okazoj ĝi povas havi nur 60 kreditojn.
IPR 15/220
— página 21 del PDF —
partoprenantoj mem decidas, kion ili legos, kiom da paĝoj ili legos ĉiun tagon. La sesio daŭras 15 tagojn. Sesio revenas ĉiun duan monaton. Tiu agado kuraĝigas homojn legi, legadi, finlegi libron. Konsekvenco de tiu agado estas, ke homoj progresas en la uzo de nia lingvo. La gajnintoj ricevas atestilon. ILEI gratulas s-ron HORI pro tiuj ideo kaj laboro, kiuj bonege kongruas kun la celoj kaj agadoj de ILEI. Sinjoro HORI skuas la e-istojn por progresigi ilin. Kun sama energio li propagandas E-on. Rigardu la foton: ni vojaĝis triope al la okcidenta marbordo de Japanio en 2009 kun HORI Jasuo kaj la fotisto ARAI Toŝinobu. Sur la ŝildo legiĝas, ke japanoj kun sviso promenadas kaj parolas kune danke al E-o. Pri ESPERANTO-SUMOO informiĝu legante en www.esperantosumoo.strefa.pl kaj en IPR 2014/4 paĝo 13. Tiu nombro de 207 sumooistoj devas kreski! Helpu!! Partoprenu!!! Disvastigu!!!!
Strategioj por lerni fremdan aŭ negepatran lingvon de Julián HERNÁNDEZ ANGULO, nacia estrarano pri instruado de Kuba Esperanto-Asocio, instruisto de Havana Pedagogia Universitato Multaj personoj, kiuj lernas fremdan aŭ negepatran lingvon en diversaj lernejoj ne konas la plej fruktodonajn manierojn kaj agojn, por ke ilia lernado estu sukcesa, precipe kiam ili lernas en lando, kie la lingvo lernata (cellingvo) ne estas la gepatra. Lerni lingvon kaj fariĝi lingvo-komunika kompetentulo postulas studojn, daŭran praktikon kaj sindediĉon. Ne ĉiuj, kiuj lernas lingvon, atingas tiun gradon de kompetento pro tio, ke ili ne havas ideon, kiel aliri tiun kompleksan proceson kaj neniu montras al ili
IPR 15/221
— página 22 del PDF —
sekvendan vojon por sukcesi. Esplori la plej bonajn manierojn, agojn lerni lingvon kaj kundividi spertojn kaj travivaĵojn tiurilate kun novaj kolegoj kaj lernantoj estu daŭra tasko de la plej spertaj Esperanto-instruantoj kaj instruistoj. Por lerni lingvon, oni devas evoluigi kvar kapablojn; temas pri aŭskultkompreno, parolo, legokompreno kaj skribo. La aŭskultkompreno kaj la legokompreno estas elkodigaj kapabloj kaj la parolo kaj la skribo estas produktivaj kapabloj. Aŭ: aŭskultado kaj legado estas komprenaj aŭ ricevaj aŭ akiraj kapabloj. La aŭskultkompreno kaj la parolo estas parolaj kapabloj kaj la legokompreno kaj la skriboakto estas perliteraj kapabloj. Ni memoru, ke analfabetuloj scipovas la parolan lingvon sed ne la skriban. Por komuniki oni devas iugrade posedi lingvistikajn aspektojn; nome, la fonetikan, gramatikan kaj leksikan sistemojn de la lernata lingvo. Surbaze de tiuj ĉi lingvistikaj aspektoj lernantoj povas konstrui signifojn, kiam ili aŭskultas, legas, parolas kaj skribas. Manko de tiuj aspektoj malfaciligas kaj bremsas komunikadon. Tiu fenomeno povas esti senkonscia. (Pluraj pedagogoj kaj lingvometodikistoj verkis pri tiu ĉi aspekto). La strategioj, kiujn la aŭtoro rekomendas, rilatas kun la kvar komunikaj kapabloj kaj kun la lingvistikaj aspektoj, kiuj subtenas ilin. Por la evoluigo de la aŭskulta kompreno mi rekomendas la jenajn agojn (ekzercojn): – aŭskulto kaj reaŭskulto de surbendigitaj materialoj (dialogoj, monologoj, rakontoj, kantoj ktp.) multfoje por trejniĝi en la kompreno de la ĉefaj, komplementaj ideoj kaj detaloj. La reaŭskultado de materialoj ebligas identigi vortojn, frazojn, parolturnojn, ideojn, kiujn ni ne aŭdis antaŭe. (Gravas ankaŭ aŭskulti plurajn parolantojn de la lingvo lernata por alkutimiĝi al diversaj akĉentoj kaj prononcmanieroj.) – aŭskultado de parolaj tekstoj por identigi sonojn, intonaciajn modelojn, ritmon, akcenton, gramatikajn modelojn, vortojn rilatantajn kaj komunikajn funkciojn ktp., – filmospektado kaj uzo de aliaj aŭdvidaj materialoj kun aŭ sen subtitoloj. Ne eblas lerni fremdan aŭ negepatran lingvon sen aŭskulti ĝin. Tial lernantoj devas profiti diversajn momentojn de la tago por aŭskulti la lernatan lingvon. Kuirante, lavante aŭ gladante vestaĵojn, starante en bushaltejo, piedirante ktp. oni devas aŭskulti la novan lingvon.
IPR 15/222
— página 23 del PDF —
Por plibonigi la lingvan prononcon, la aŭtoro rekomendas la jenajn agojn: – aŭskultado kaj reaŭskultado de surbendigitaj materialoj por asimili kaj multe pli konatiĝi kun la diversaj sonoj, intonacioj kaj ritmoj, – ripetado de frazoj post modela eldiro por fiksi prononcon, intonacion kaj ritmon, – praktiko de laŭtlegado de frazoj kaj alineoj kaj surbendigo de la laŭtlegado por poste sinaŭskulti aŭ por ke alia persono aŭskultu la lernanton por kontroli, kiel li/ŝi prononcas kaj intonacias, kiel la lingvo sonas. Tiel iom post iom oni atingas la ĝustan prononcon de la diversaj sonoj, la intonacion, la akcenton, la ritmon kaj la kunligon de vortoj. – daŭra fonetika transskribado de vortoj, por pli konsciigi pri ilia prononco, kiam temas pri lingvoj kiel la angla, kies sonoj havas diversajn skribmanierojn, grafemojn. – fari ekzercojn kaj ludojn, kie oni devas identigi sonojn, reprodukti ilin aŭ esprimi vortojn per ili. Oni devas priatenti la fakton, ke aŭskultado kaj reaŭskultado de surbendigitaj materialoj ebligas asimili kaj multe pli konatiĝi kun la diversaj sonoj, ritmoj kaj intonacioj. Por pliriĉigi la vorttrezoron de la nova lingvo, ni rekomendas la jenajn agadojn: – legado kaj relegado de pluraj tekstotipoj por familiariĝi kaj pliriĉigi la vortprovizon pri diversaj temoj. Oni ankaŭ povas legi pri ŝatataj temoj, tiel ke la legado ankaŭ estu ĝojplena. – legado kaj relegado de lernolibroj kaj ekzercaroj. (La fakto, ke oni finas la studadon de lernolibro dum kurso, ne signifas, ke oni devas entirkestigi ĝin por ne plu malfermi ĝin. Oni devas konsideri la fakton, ke ju pli oni progresas, des pli oni povas kompreni la lingvistikan strukturon kaj komunikan enhavon de relegata teksto. – legado por pliriĉigi la vorttrezoron, kiam vi skribas ĉiujn novajn vortojn kaj poste serĉas ilin en dulingva aŭ unulingva vortaro laŭ via lingvoprogreso. Vi nepre devas skribi frazojn per tiuj vortoj, por multe pli fiksi ilin kaj poste de tempo al tempo vi revidu ilin por eviti forgesemon. – fari personan vortaron, kie vi notas ĉiujn novajn vortojn, parolturnojn kaj konversaciajn esprimojn, kiujn vi legas aŭ aŭskultas dum via konstanta alproksimiĝo al la lingvo.
IPR 15/223
— página 24 del PDF —
– skribu tuj surpapere vortojn, parolturnojn aŭ aliajn lingvaĵojn, kiujn vi aŭskultas aŭ legas en la lernejo, sur la strato aŭ en iu alia loko, por poste serĉi ilin en vortaro kaj noti ilin en speciala vortarkajero, – skribi la novajn vortojn de la semajno sur iu papero, kiun vi metos en tiu loko de via hejmo aŭ laborejo, kie vi plej multe restas, tiel ke vi havu la ŝancon ofte vidi ilin, kio helpos vin aldoni ilin al via vorttrezoro, – konatiĝi kun la vortelementoj kaj la kunmetaĵoj de la nova lingvo (prefiksoj, sufiksoj, kunmetitaj vortoj ktp.), kio ebligas rekonon kaj aplikon de derivitaj kaj kunmetitaj vortoj de la nova lingvo en diversaj kuntekstoj surbaze de la identigo kaj posedo de radikoj kaj leksikaj kaj gramatikaj morfemoj, – daŭre esprimi kaj skribi informojn aŭ faktojn per vortoj, frazoj aŭ esprimoj tuj post tiuj aŭskultado kaj legado. – fari ludojn, pere de kiuj oni povas mencii vortojn de la sama familio, elimini vortojn, kiuj ne rilatas al la grupo, fari frazojn per vortoj, ripeti vortojn antaŭe esprimitajn kaj aldoni plian, diveni vortojn, esprimi vortojn rilatantajn al temo aŭ situacio ktp. Por scipovi la diversajn gramatikaĵojn, ni rekomendas fari la jenon: – fari plurajn kaj variajn gramatikekzercojn, kiuj estas en libroj kaj ekzercaroj post la studo de la koncernaj gramatikreguloj, kiuj ebligas la esprimon de la diversaj komunikaj funkcioj. La plenumo de tiuj ekzercoj ebligos la evoluon de gramatikaj, leksikaj kaj fonetikaj aŭtomatoj, kio ebligos al vi esprimi vin ekzakte kaj flue. – fari ludojn, kie vi devas uzi la gramatikajn regulojn lernitajn, ekzemple, esprimi pasintan tempon, esprimi pasintajn kutimojn, esprimi futuron ktp. Ni emfazas, ke paroli estas produktiva kapablo, kiu postulas daŭran ekzercadon, por scipovi tuj reagi flue, kohere kaj ekzakte al nia alparolinto. Por evoluigi la parolkapablon, ni rekomendas la jenajn agojn: – parkerigi dialogojn kaj monologojn, – scenigi kaj transformi dialogojn kaj monologojn, – alivorte esprimi saman ideon, – fari substituan, etendan kaj transforman parolajn ekzercojn unuavide (ĉilasta ekzerco igas la lernantojn tuj fari la bezonatajn ŝanĝojn en frazoj, kio trejnas ilin por la tuja reago, kiun postulas la parolkapablo), – ofte rakonti, transformi, monologi kaj surbendigi tiujn ekzercojn por poste registri vin, IPR 15/224
— página 25 del PDF —
– pensi kaj esprimi parole situaciojn de la ĉiutaga vivo, kiujn oni vidas dum oni atendas aŭtobuson, vicas ie, vojaĝas, paŝas surstrate aŭ estas en iu ajn loko (tiu ĉi estas bona okazo por trejni sin uzi la lingvan vorttrezoron kaj organizi ideojn surbaze de gramatikaj modeloj kaj sintakso de la nova lingvo tiom bezonate por la parolo kaj ankaŭ por la skribo), – legi tekstojn, ĉefe romanojn, kie aperas dialogoj inter diversaj personoj, per kiuj oni povas lerni parolesprimojn, parolturnojn de la ĉiutaga konversacio, – rolludi dialogojn surbaze de informo liverita, – rolludi libere pri iu komunika situacio, – fari ludojn, kie oni devas aldoni informon al iu rakonto, kie oni devos improvizi situacion, kie oni devas paroli pri temo en difinita tempolimo ktp., – trejni sin tradukante buŝe tion, kion oni aŭskultas per radio, televido aŭ traduki tion, kion iu persono aŭ personoj esprimas. Por la evoluigo de la skribkapablo, ni rekomendas la jenajn agojn: – skribi frazojn, dialogojn, tekstojn, eseojn ktp. ĉiutage pri diversaj temoj, por ke vi trejniĝu en skribado kaj verkado de ideoj, kio ankaŭ postulas daŭran ekzercadon de la gramatiko, vortprovizo, stilo ktp. Ni rememoru, ke por skribi, oni devas plani kaj organizi la ideojn, pri kiuj oni skribos; tiu ĉi ideo-organizo estas bonega ekzerco por logika pensado. Oni devas determini, kiuj ideoj estos ĉefaj kaj kiuj suplementaj, kiuj ideoj povas esti detaloj kaj kiuj ne bezonatas. Oni devas rilatigi la diversajn ideojn kiel eble plej logike kaj kohere. Ne forgesu, ke ju pli vi evoluigas la skribkapablon, des pli vi evoluigos la parolkapablon. – ekzerci vin interpunkcii diversajn tekstojn, – ofte traduki frazojn kaj paragrafojn en Esperanton aŭ en la novan cellingvon konsiderante, ke oni tradukas ideojn kaj ne vortojn post vortoj, – fari ekzercojn, kiuj postulas respondi demandojn paragrafe uzante kunligajn vortojn, kio helpas evoluigi la tekstokompetenton, – konatiĝi kun la paŝoj por skribi aŭ verki alineon konsiderante la evoluigon de la ĉefa ideo kun komplementaj ideoj, kiuj subtenas ĝin kaj detaloj, kiuj kompletigas ĝin. (Paŝoj: cerbo-tempesto, ideoplano, malneto-skribo, ĝustigo de eraroj, provlegado, publikigo.)
IPR 15/225
— página 26 del PDF —
Por evoluigo de la legokompreno, ni rekomendas la jenajn agojn: – ofte legi diversajn tekstojn en la fremda aŭ negepatra lingvo celante pliriĉigi kiel eble plej multe vian vorttrezoron, viajn legajn kapablojn, kaj kulturan horizonton, – scii, ke ekzistas diverstipaj legmanieroj laŭ la intenco de la leganto kaj la trajtoj de la teksto. La plej oftaj intencoj estas: a) por kompreni ĝeneralan ideon de la teksto (informa), b) por trovi specifan informon aŭ aspekton, c) por atingi kompletan komprenon kaj reteni kiel eble plej multe la legaĵon (lerna aŭ studa), d) por amuziĝi aŭ distri nin pro tio, ke ni legas temojn, kiuj plaĉas al ni (amuza,distra), – antaŭvidi ideojn, kiuj povas aperi en teksto, legante ties titolon aŭ rigardante bildon aperanta komence de la teksto, – legi rapide tiujn tekstojn, kiujn ni legas celante kompreni ĝeneralan kaj ĉefajn ideojn, – legi rapide tiujn tekstojn, kiujn ni legas celante trovi specifa(j)n informo(j)n, – legi malrapide tiujn tekstojn, kiujn ni legas celante studi kaj lerni, profundigi temojn pri studobjektoj de kursoj, kiujn ni ĉeestas. Tiu ĉi legotipo postulas analizi, sintezi, kompari, ĝeneraligi, konkludi, kritiki ktp. surbaze de la rilatoj, kiujn ni starigas inter la diversaj elementoj en ĝi aperantaj, – legi kaj relegi fremdlingvajn tekstojn substrekante kaj skribante novajn vortojn, kiujn vi devas poste serĉi en vortaro kaj per kiuj vi devas fari frazojn, – legi kaj relegi fremdlingvajn tekstojn klopodante malkovri la signifo(j)n de nekonataj vortoj laŭ la kunteksto, – legi kaj ĝisfunde kompreni tion, kion vi legas konkludante pri ideoj, opinioj, vidpunktoj surbaze de ideoj-interrilato. La ĉefa celo de legado estas kompreni tion, kion oni legas, konstrui signifojn surbaze de nia intelekta, kultura fono. Ni esperas, ke la rekomendataj ideoj helpos vin plibonigi la lernadon tiel, ke via komunika kompetento estos iom post iom pli bona. Ni emfazas, ke la lernado estas eterna, ĉar oni neniam devas ĉesi studi. Tiuj ĉi strategioj multe povos helpi vin en via daŭra trejnado. Bibliografio Antich de León, Rosa kaj aliaj: Metodologia de la Enseñanza de Lenguas Extranjeras, Pueblo y Educación, Cuba ,1986
IPR 15/226
— página 27 del PDF —
Barcsay, Zs., Metodiko en la Praktiko, Hungara E-Asocio, Budapest, 1982 Brown, Douglas: Principles of Language Learning and Teaching, Fourth Edition, 2000. Ellis G., and B. Sinclair: Learning to Learn English. Cambridge University Press, 1989 Gardner, Robert C. and Mac Intyre, Petr D.: A Student´s Contribution to second Language Learning. Part I: Cognitive Variables, 1992 Kovats, Katalin kaj aliaj: Manlibro pri Instruado de E-o, ILEI, Hago, Nederlando, 2005 Nunan, David: Second Language Teaching and Learning. Newbury House Teacher Development, Heinle&Heinle Publishers Rakuŝa, Rudolf: Metodiko de la Esperanto-Instruado, UEA, 1991
Paroliga kurso en Hamameto foto kaj teksto de Stefan MACGILL
Venis al bonetosa fino la 8a Mezorienta Kunveno (MK) en Hamameto, Tunizio, kiu altiris 45 partoprenantojn el dudeko da landoj. La finon en la 1-a de aprilo oni markis per kuna festa manĝo kun disdono de diplomoj pri kursplenumo. Okazis deko da prelegoj kaj partopreno en urba festo. La studentoj Sahirĝan kaj Bora prezentis, kune kun la instruisto Murat Ozdizdar (sur foto) la historion de la lernejo UAA en Istanbulo, kiu inkluzivas plurjaran programon de Esperanto-instruado. En la kunveno, ankaŭ kurso por lernantoj gravis. Ĉiutage tra multaj horoj ekzercis la
IPR 15/227
— página 28 del PDF —
lingvon plejparte junaj studentoj el Tunizio, Alĝerio, Maroko kaj Turkio, sub la gvido de Rafael MATEOS (la dua de maldekstre, sur la foto). Li uzis konvenajn pedagogiajn taktikojn, por ke ĉiu regule parolu (eĉ tiuj, kiuj apenaŭ parolis la lingvon antaŭe), kaj por ke la etoso restu pozitiva kaj atentokapta. Sekve la plurhora kontinua kursumado estas tamen ĝuebla. Tiel kreskas grupeto da parolantoj en tiu mondparto. Venis invito por la 9a MK, kiun neniu kontraŭis. Laŭ tio, la posta Mezorienta Kunveno okazos en Turkio, en spektakle pitoreska regiono en la orienta parto de la lando. La 8a Kunveno finiĝis per du tagoj da ekskursoj, unu al la sankta urbo Kairouan, la alia al Kartago kaj Tuniso kune kun omaĝa vizito al la muzeo Bardo. Por pli da informoj, vidu en Estrara Komuniko (EKO) 2015/10 kaj /11. Tiu aranĝo okazis sub la ombrelo de la regiona agado de UEA, kiu do okupiĝas pri tutmondigo de la komunumo kaj pri instruado inter junuloj – do, pri la movada evoluigo.
Tempo-mastrumado pere de AMO de Stefan MACGILL (konsulte kun Veronika POÓR, kiu kungvidis kun Eliza POPPER) La 2an de aprilo ekis la deka seminario de Aktivula Maturigo (AMO) unu jaron kaj unu semajnon post la fermo de la unua. La nuna aranĝo okazas ene de la Internacia Junulara Festivalo (IJF), aranĝo de la Itala EsperantoJunularo. La gvidantoj estas Eliza POPPER kaj Veronika POÓR, ambaŭ hungarinoj, kiuj tamen nemulte vivas hejmlande. Liza eklernis Esperanton en februaro, prepare al la gvida rolo – ŝi estas profesia trejnisto en eŭropaj junularaj aranĝoj. Liza neniam havis eblon fakte paroli Esperanton, sed sukcese gvidis la duontagan trejnadon tute en nia lingvo. Venis 21 seminarianoj el dek landoj – Britio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Nederlando, Pollando, Slovakio kaj (devene) Vjetnamio. La temo de la unua tago estis ‘tempo-mastrumado’; malmulto estu decentre regata, ĝi emfazis grupan aŭ individuan plenumon, kun multe da reraportado. Dum sinprezentoj pluraj diris, ke ili tro ofte malŝparas tempon, ekzemple ĉe ne-utila komputila uzado. Estas tro ofte forŝovitaj sportumado, dormado, ripozo k.s. Facilas mistaksi la bezonatan tempon por taskoj, kaj cedi al interrompoj. Taskoj povas esti ordigitaj laŭ tri kombineblaj kriterioj: graveco, urĝeco kaj rapideco de plenumo. La programo disvolviĝis per
IPR 15/228
— página 29 del PDF —
varia mikso de grupa laboro, pli detale prezentita en la Estrara Komuniko de UEA (EKO 2015/11). Kion pri la valoro de la sesio? Krom tio, ke naskiĝis nova parolanto de Esperanto, ni traktis temon gravan en la reala mondo, kiu rekte rilatas al la ĉiutaga vivo de ĉiu seminariano, kaj tamen kiu portas utilon al la ĉiutema kaj Esperanta agado de la seminarianoj.
ILEI kaj UNESKO AMO kaj SEVO, printempas…. Mireille GROSJEAN, kun-fondinto de Scio Sen Bariloj La lerncelo povas esti lingvokapablo aŭ instrukapablo. Ĝi ankaŭ povas esti agadkapablo. Tio okazas kadre de „Aktivula Maturigo” AMO-seminario, laŭ ideo de UEA. Kadre de AMO-seminario en Lomeo, Togolando, mi prelegis pri la strukturo de Unuiĝintaj Nacioj, pri tiu de Unesko kaj tiu de nia movado. Por adekvate alparoli ĵurnaliston, ministron, eble ŝtatestron, oni devas prepari sin diversmaniere, bone koni sian temon kolektante faktojn, adaptiĝi al la celpubliko, klare komuniki. Oni ne parolas same pri Esperanto al kulturministro kiel al turismoministro. Aliaj instruistoj traktis aliajn temojn. Tiu decembrofina kunveno estis tre fruktodona kaj kongruas kun la celoj de Unesko: celregiono Afriko, civitana edukado. SEminario por VIrinoj en Kotonuo, Benino, ricevis la nomon SEVI. Temas pri la dua SEminario por VIrinoj kun tri temoj: Kapabligo de virinoj en gvidaj roloj, «Unua Kontakto» kun Esperanto kaj legado kaj skribado de la fonua lingvo, la ĉefa benina lingvo [vd la foton de 4 partoprenintoj sur K4]. Ĝi akiris la nomon SEVI kaj ni esploru la alegorion de la ARBO: radikoj estas la fonua lingvo, ĉiutaga kaj denaska lingvo de la partoprenantinoj, branĉoj estas kontakto kun la tuta mondo danke al Esperanto. Sevo estas ia sango ĉe la arbo, do nutrado. La partoprenantinoj substrekis la taŭgecon de la triparta enhavo. Pri tiu seminario: temis pri plena semajno en formo de studcela kunloĝado. Partoprenantinoj estis 15 virinoj en la aĝo de 21 ĝis 29 jaroj, ĉiuj en supera studado aŭ finintaj ĝin. Ĉiuj parolas kutime, normale kaj denaske la fonuan
IPR 15/229
— página 30 del PDF —
lingvon, la plej oftan nacian lingvon. La oficiala lingvo estas la franca, per kiu tiuj junulinoj studas universitatnivele. Post tiu kurso ili kapablis legi librojn en la fonua lingvo, verki telefonajn mesaĝojn kaj skribi iun aĉetliston, same kiel ili parole farus tion. Ili vivas en diglosia socio, temas pri situacio, kiun ni ne facile povas imagi: konstanta uzo de du lingvoj, per Esperanta vorto: du-idiom-ism-o. La unua tia semajno okazis en januaro 2015. La dua en februaro 2015 kun subteno de ILEI. Ambaŭ staĝoj estis organizitaj de «Scio Sen Bariloj» SSB. Ĝia prezidanto Privas TCHIKPE gvidis la kurson pri kapabligo de virinoj en gvidaj roloj. Tuŝante 11 virinojn en januaro kaj 15 virinojn en februaro, SSB prezentis Esperanton al talentaj personoj. Du tagojn post la fino de la kurso Mathilde ADJAHE sendis al mi afrikan legendon en Eo, kiu aperos en Juna Amiko. Nekredeble rapida lernado! Kontaktoj ekzistas kun la junuloj de BOJE, la TEJO-sekcio en Benino. Tiuj staĝoj estis okazo kreskigi reton, kio gravas, kiam iu talenta juna persono havas ambicion. Tia programo adaptiĝas al la Jarmilaj Celoj de Unesko: edukado por ĉiuj, atento al virina kapabligo, respekto de kultura diverseco, celregiono Afriko.
IPR 15/230
— página 31 del PDF —
Sur la foto maldekstre apud Mirejo videblas Yao Raymond AFANTCHAO, kiu estis prezidanto de Unio Togolanda pri Esperanto. Pro tio li membris en la reto de Asociigitaj Lernejoj de Unesko en Togolando kaj nun prezidas tiun Asocion. Li instruas pri homaj rajtoj en la Universitato de Lomeo. Li brile instruis pri fondo kaj prizorgado de asocio kaj loka klubo kadre de AMO seminario.
Lernolibro kaj legolibro, ĝuinda verko DOI Ĉieko «Hanako lernas Esperanton. Lernolibro» Eldonejo MEVO-libroj, Jokohamo, Japanio, dua eldono 2007 (recenzo de Mireille GROSJEAN) Tiu libro kuŝis sur breto ĉe mi de monatoj, jaroj. Supozeble la aŭtorino donacis ĝin al mi iam, mi ne memoras ekzakte. Pardonu min! Multaj nelegitaj libroj kuŝas sur miaj librobretoj… Danke al Esperanto-Sumoo mi nun vizitas miajn bretojn, elektas ion…. kaj eklegas ion… kaj malkovras trezorojn….! Per 26 lecionoj kaj 140 paĝoj la aŭtorino gvidas la lernanton el la alfabeto al ekkono de japana familio kaj japanetosa vivo. Sekvas vortolisto. La alfabeto aperas laŭ japana maniero, kiun iu leganto povas facile kompreni: Pa pe pi po pu ap Ba be bi bo bu ab Fa fe fi fo fu af Va ve vi vo vu av Fakte en la du japanaj fonetikaj alfabetoj la konsonantoj ne povas aperi solaj, ili aperas en silabo apud vokalo. Do ni japaniĝu iomete. En tiu komenca stadio la lernanto devas labori kun gvidanto, instruisto, por aŭdi kaj sukcese prononci c kaj la ĉapelitajn literojn. Poste mi povas imagi, ke iu talenta persono povas progresi en Esperanto per simpla legado de la libro, pro la fakto, ke la frazoj unuaj estas ege simplaj «Makoto estas
IPR 15/231
— página 32 del PDF —
knabo», «Li estas knabo». Iom post iom venas pli ellaboritaj frazoj per etaj ŝtupoj. Ofte per preskaŭ samaj frazoj la aŭtorino ebligas komprenon de diversaj gramatikaj paŝoj. Same kiel en fabeloj revenas similaj strukturoj, kiujn la leganto rekonas. Okazas plifirmigo. Tra la tuta libro la tekstoj prezentas pli komplikajn strukturojn kaj aperas pli abundaj informoj pri la japana familia vivstilo. Konsekvence la leganto lernas plezure kaj transiras facile el senkonscia al konscia malkovro de nia lingvo. La novaj vortoj aperas marĝene. Se temas pri objektoj venas desegnaĵoj. Pri la rakonto mem aperas bildoj. Kiam aperas la vorto «junularo» en la paragrafo, aperas «jun-ul-ar-o» en la marĝeno. Tio estas granda helpo por la lernanto. Informoj pri Esperanta historio kaj movado ne mankas. Subtitolo por tiu verko povus esti «Paŝoj al plena posedo», ĉar paĝon post paĝo la leganto malkovras kaj komprenas pli komplikajn strukturojn kaj finfine vidas ĉiujn regulojn de E-o. La leganto intimiĝas kun la japana vivstilo kaj ekscias multon pri la lando de la leviĝanta suno. Mi aparte ĝuis la priskribon de la jokohamaj haveno kaj parkoj, ĉar mi tie promenis kun la aŭtorino kaj ŝia edzo. El paĝo 114, jen frandaĵo: «Jam venis aprilo. Multaj floroj floras. Birdoj kantas. Ja estas tre bela sezono. Ĉiuj povas fariĝi poetoj en printempo kaj aŭtuno. En printempo oni havas deziron verki poemon, kiam oni vidas, ke floroj de sakuro falas kiel neĝo kaj kovras la teron. Oni kantas pri la plezuro de la vivo. Tamen en aŭtuno, kiam oni vidas, ke ruĝaj, flavaj kaj brunaj folioj falas de la branĉoj kaj kovras la teron, oni verkas malĝojan poemon. En printempo kaj aŭtuno oni havas deziron ankaŭ pentri, foti aŭ kanti. Do ĉiuj fariĝas artistoj.» Imagu japaninon en kimono kun ventumilo kaj sunombrelo…. Venas leĝeraj tonoj de bambua fluto al viaj oreloj…. Vi komplete japaniĝis!
IPR 15/232
— página 33 del PDF —
El la landoj kaj sekcioj Ĉinio Ĉu vi volas korespondi kun ĉinino? De junio 2013 mi instruas Esperanton en memvolaj kursoj (elementa kaj meza), kiuj neoficiale okazas en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato dank’ al la afableco de esperantista profesoro. Ĵus El Popola Ĉinio aperigis filmeton pri miaj kursoj. Ĝi estas spektebla ĉe: http://esperanto.china.org.cn/2015-03/24/content\_35141638.htm aŭ http://www.espero.com.cn/2015-03/24/content\_35141545.htm. La kursoj certagrade helpas al la revigligo kaj rejunigo de la movado en la ĉina ĉefurbo, kiel vi vidas en la filmeto. Se vi konas komencant(in)on, kiu volas per retpoŝto korespondi kun unu el tiuj ĉinaj komencantinoj [ĉar ĉiuj en la elementa kurso estas virinoj…], bonvolu skribi al la ĉi-suba adreso. USUI Hiroyuki, <kontaktolingvo@hotmail.co.jp>
Finnlando Somera kurso en Turku 4.-7.6.2015. Venu studi en Finnlando! Dum multaj jaroj ni en Finnlando kutimas havi someran Esperantokurson por alvoki novajn personojn en niajn rondojn. Ofte la somera kurso estas ankaŭ somera renkontiĝo de esperantistoj, kiuj venas ne nur el Finnlando sed ankaŭ el aliaj landoj. La ĉi-somera Esperantokurso okazos en Turku, kiu estas la plej malnova urbo kaj antaŭa ĉefurbo de Finnlando. La kurso estas aranĝita de EAF, Esperanto-Asocio de Finnlando, kunlabore kun Esperanto-societo en Turku kaj ELFI, Finnlanda sekcio de ILEI. La kunlabora institucio en Turku estas Civitana Institucio de Aurala, finne Auralan kansalaisopisto, kiu donas la kursejon je nia dispono kaj reklamas pri la kurso. La instruisto estos Patrik Austin, sperta instruisto de la internacia lingvo, kiu instruis i.a. en kursoj en la universitato de Helsinki kaj dum someraj kursoj de EAF en Valamo. La kurso estas celita al komencantoj, progresantoj kaj al ĉiuj, kiuj volas havi someran renkonton en Turku kaj samtempe lerni pli. Ĉiutage estos instruado 5-6 horojn. Tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas la lingvon, komencas de la unuaj aferoj. Aliaj profundigos sian lingvoscion pere de la
IPR 15/233
— página 34 del PDF —
daŭriga kurso, kiam spertuloj povas helpi la novulojn. Dum libera tempo ni konatiĝos kun la vidindaĵoj de la urbo kun esperantlingvaj ĉiĉeronoj. Pliajn informojn pri la kurso kaj aliaj praktikaĵoj donas la sekretario de EAF, kiu loĝas en Turku. Ŝi helpas pri aliĝo al la instituto kaj aliaj aferoj, se vi ne scipovas la finnan lingvon. Kontaktadreso: Tiina Oittinen, tel. +358-50-5494709, eafsekretario@esperanto.fi. Puutarhakatu 26 A 11, FI20100 TURKU. Pliaj informoj ankaŭ sur retpaĝoj www.esperanto.fi. Bonvenon! Tiina OITTINEN.
Kroatio La amo brilu ĉie! Sub tiu titolo la Muzika Unuiĝo Arija en Zagrebo organizis koncerton okaze de la Tago de Sankta Valenteno, en la salono de la Kinejo de Studenta Centro, la 14-an de februaro 2015. La koncertan programon partoprenis junularaj grupoj, korusoj kaj dancgrupoj el elementaj lernejoj de Zagreb kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. En la programo ili prezentis infankantojn kaj dancojn. Inter la dek du grupoj, kiel specifaĵo, estis ankaŭ la Esperanta koruso «Gajuletoj» el la elementa lernejo Davorin Trstenjak, gvidata de sia instruistino Silvija FOSTAČ, kiu prezentiĝis per la kanto «Kiam estas mi kontenta». La programgvidanto prezentis «Gajuletojn» kiel unikan grupon, kiu kantas Esperantlingve, kaj anoncis ilian vojaĝon al la internacia festivalo de Esperantaj kantoj en Vroclavo (Pollando). La koncerta salono estis plenplena, kaj post la prezentado de «Gajuletoj» ĉiuj aplaŭdis. La bileto por la koncerto kostis 30,00 kunaojn, sed la koncerto mem havis monkolektan karakteron, kaj la tuta gajno estis donacita al la infana domo Sankta Jozefo en Hrvatski Leskovac. Marija JERKOVIĈ, mjerkovic@net.hr
Tunizio Kuraĝigu la nordafrikajn komencantojn! Dum mia vojaĝo en Tunizio mi gvidas kvintagan kurson por prepari grupon de lokaj junuloj al la Monda Socia Forumo (24/03 ĝis 28/03) en Tunizo, kie ni prezentos Esperanton kaj iomete instruos, kaj al la 8-a Mezorienta kaj Nordafrika kunveno, kiun UEA (Renato Corsetti) organizas en Hamameto de la 28-a de marto ĝis la 2a de aprilo. En la nuna kurso estas pli-malpli 10 personoj. La materialon, kiun ni uzas, preparis mi mem, ĉar la celo estis kaj estas, ke ili komencu komuniki en
IPR 15/234
— página 35 del PDF —
Esperanto kaj povu bonvenigi la gastojn en la kunveno. Mi instruis pri tio, kiel paroli pri tempo, kiel prezenti sin, kiel uzi nombrojn, kiel paroli pri manĝoj kaj manĝaĵoj kaj pri similaj bazaj kaj praktikaj temoj. Eble vi ŝatus sendi mesaĝon al miaj novaj gestudentoj? Estus bone, se ili vidus, ke vi apogas ilin! La mesaĝojn bv. lasi en Facebook ĉe la ligo al la Tuniza Esperanto-grupo aŭ sendi al mia adreso (anniegrente@hotmail.fr), por ke mi povu pludoni ilin al la grupo. Antaŭdankas vin: Annie GRENTE (fonto: edukado.net)
Ukrainio E-centro en Ukrainio. Ĉu vi skribos gratulan poŝtkarton?
Komence de aprilo 2015 en mia orienteŭropa nacia universitato nome Lesja Ukrainka ni malfermis Esperanto-centron. La evento okazis enkadre de la festa semajno de Instituto pri eksterlanda filologio. En la instituto jam funkcias la germana centro, la franca centro, la kanada centro, la sveda centro kaj la araba centro, kiuj okupiĝas pri siaj lingvoj kaj kulturoj. La Ecentro estos la unua en la ukrainaj universitatoj, kies ĉefa temo estas E-o.
IPR 15/235
— página 36 del PDF —
Ĝi funkcios ĉe la unika katedro pri latinidaj lingvoj kaj interlingvistiko, kiun mi dume estras. Ĉi tie mi gvidos specialajn kursojn por studentoj pri E-o kaj interlingvistiko, organizos publikan E-kurson kun eblo doni la universitatan atestilon pri lingvoscio laŭ la eŭropa referenckadro. Mi estos tre dankema, se vi povos sendi paperan gratultekston al la adreso de la universitato: prospekt Voli, 13, urbo Lucjk, Ukrainio 43026, Orienteŭropa Nacia Universitato „Lesja Ukrainka”, katedro pri latinidaj lingvoj kaj interlingvistiko, al prof. Nina Danylyuk kaj paralele elektronikan version al mia retadreso. Nina DANILJUK, <nina_daniljuk@ukr.net>
Ĉu korekti? – Kiel korekti? – Kiam korekti? Mireille GROSJEAN, fremdlingvoinstruisto Jen grava problemo por instruistoj. Eĉ en restoracio, se ili vidas eraron sur menukarto, ili emas korekti. Temas pri profesia trajto. Ĉu fari, ĉu silenti? En restoracio mi jam venigis la estron kaj montris la eraron, erarojn, tute afable; mi ricevis senpagan kafon. Provu! La okuloj de instruisto tiom kutimas al esplorado de eraroj, ke li (aŭ ŝi, ekde nun mi skribos li por ambaŭ) daŭre vidas la mankantajn literojn aŭ la troajn. Unua rimarko: se abundas eraroj, mi ne ŝatas korekti, la laboro estas tro giganta. Se estas bona parolado aŭ bona teksto kun etaj mankoj, tiam mi ŝatas ĝustigi tiujn etajn mankojn, por ke la parolanto atingu pli altan nivelon aŭ eĉ perfektan esprimon. El tio diversaj personoj jam rimarkis, ke, se mi proponas korektadon, jam estas ia komplimento. Mi kutimas demandi: „Ĉu mi rajtas korekti vin?” Ĝis nun mi ĉiam ricevis jesajn respondojn. Dua rimarko: ĉu ni traktu la korektadon de skribaj taskoj aŭ la korektadon de parolaj esprimoj? Mi traktos ĉi tie la korektadon de skribaj taskoj. En instrua momento, leciono, oni povas supozi, ke la lernantoj deziras progresi kaj atendas, ke la instruisto gvidu, korektu kaj klarigu. Tion li faru. Li ricevas paperon, kie lernanto skribis tekston en fremda lernata lingvo; povas esti traduko, povas esti respondo al demando, povas esti verkado… Povas esti, ke la instruisto prenis kajerojn hejmen kaj korektas hejme; povas esti, ke tiu ekvido de skriba produktaĵo okazas en la klasoĉambro kun
IPR 15/236
— página 37 del PDF —
la verkinto staranta apud la skribotablo de la instruisto. Jam la instruisto ektenas ruĝan skribilon kaj ek al… Certe plej ofte la instruisto forstrekas troajn literojn aŭ aldonas mankantajn. Plej bone li plie substreku la vorton por altiri la okulojn de la lernanto al tiu loko. Povas esti, ke la instruisto uzas sagojn, por meti iun vorton al ĝia ĝusta loko en la frazo. Por tiaj korektoj estas kompleta kodo. Tamen pro la nuntempaj korektebloj enkomputilaj, tiu farmaniero iom post iom malaperas. Do post la momento, kiam la instruisto vidis, legis kaj korektis la tekston, la teksto aperas ĝusta, sed grandparte dukolora. En tiu momento plej bone la lernanto kopiu la tekston denove, por vidi belan skribaĵon seneraran. Tion li legu kaj legadu, tiel li progresos. Estas aliaj ebloj. Bonvole pripensu. Kelkfoje mi nur substrekis la lokojn, kie eraro aperis. Mi poste redonis la dokumenton al ĝia aŭtoro. Tiu ĉi verkinto devis mem trovi la erarojn, pripensi pri finaĵoj mankantaj, eraraj, … La lernantoj montris ofte, ke ili ne ŝatas tiun metodon. Jes fakte, ili preferas, ke la instruisto faru la laboron mem! Sed esplorante pri la indikitaj lokoj en sia teksto, ili vere aktive pripensas pri la lingvo kaj ties reguloj kaj progresas. Sed mallaboremo ofte aperas… pigreco venas… Kelkfoje mi estis ankoraŭ pli ruza: post tralegado kaj silenta sumado de eraroj mi nur anoncis, kiom da eraroj mi trovis en la teksto. Grrrrrrrrrrrrrr…… La lernantoj protestis silente sed videble! Dekkvinjaruloj ne ŝatas tian metodon! Tamen mi scias, ke tiel ili plej bone lernas. Ili devis revizii sian tekston de a ĝis z atenteme. Foje ili aldonis erarojn. Post momento ili revenis, por submeti sian tekston al mi duan fojon. Denove mi indikis la novan nombron da eraroj; plej ofte la nova nombro estis malpli alta ol la unua. Denove ili reiris al sia sidloko por pli profunde analizi ĉiun vorton. Oni povus fari tion eterne, sed tion oni ne faru, ĉar la lernanto perdus kuraĝon. La instruisto devas flari la momenton, kiam la lernanto kun forta suspiro ĉesos rigardi sian tekston. La instruisto ĉesu antaŭ tiu momento, ĉar lia ĉefa celo devas esti, ke la lernanto havu motivon por lerni. Do se la motivo estas forta, la instruisto povas diri la eraronombron trifoje, kvarfoje… Sed alikaze la instruisto helpu al la lernanto montrante la lokojn, kie la lernanto devas modifi ion.
IPR 15/237
— página 38 del PDF —
Ĉiam la anonco pri eraro okazu pozitive. Se la instruisto diras: „Denove vi forgesis akuzativon!” tio malkuraĝigos la lernanton. Eblas anonci la samon dirante: „Vere akuzativo estas malfacila punkto por franclingvanoj…” „Kun akuzativo tie via frazo estos ĝusta!” Instruistoj devas nepre pripensi pri tiaj pozitivaj frazoj kaj uzi ilin. Tio plej gravas psikologie en la rilato instruisto-lernanto. Pensu, ke japana majstro dum sia instruado ne rajtas uzi la vorton „Ne”! „Faru pli bele tiel!” diris al mi mia aikido-majstro montrante denove la teknikon, kiam mi tute fuŝe provis fari ĝin. Ĉi tie mi traktis korektadon de eraroj. Se temas pri stilaj plibonigoj, plej bone eku diskuto inter la lernanto kaj la instruisto. Stilo estas eblo esprimi sin libere ene de la ĝustaj esprimmanieroj de la lingvo; do temas pri persona emo, gusto. Ne estas striktaj reguloj respektendaj. Mi kutimis kontroli verkaĵon uzante la ruĝan koloron por eraroj kaj la verdan koloron por aparte belaj esprimoj. Ni estu pozivitaj! La trafiklumoj alkutimigas nin al bremso ĉe ruĝa koloro kaj elano ĉe verda koloro. Ĝojigas min, ke la tri koloroj de la trafiklumoj estas la tradiciaj afrikaj koloroj, ĉar afrikdevena usonano Garret Morgan inventis ilin. Vidu! Mi mem suferas pri tiu instruista trajto: mi ne maltrafas okazon instrui ion al iu….;-) La korektado de parola produktaĵo estas pli tikla. Mi traktos ĝin en alia artikolo.
Renkontoj kun Diferenculoj: Rakontoj por Interkultura Edukado, verkita de Przemysław Paweł GRZYBOWSKI, disponebla ĉe Edukado.net, kaj Amazon.com Recenzo de Dennis KEEFE, Universitato de Florida Atlantic, Usono Multe da Esperantaj gepatroj interesiĝas pri libroj en la Internacia Lingvo, kiuj taŭgas teme kaj nivele por iliaj infanoj. En Esperantujo dum la lasta jarcento ekaperis multe da diversaj libroj por junaj lernantoj niaj. La plejparto de tiuj Esperantaj verkoj por infanoj temas pri rakontoj aŭ fabeloj. En ili ofte abunde troviĝas allogaj bildoj, kaj depende de la verko, malmulte aŭ multe, aŭ eĉ multege da teksto. Gepatroj utiligas tiujn libretojn kaj librojn kelkfoje por instrui la lingvon, kaj kelkfoje por instrui pri la vivo
IPR 15/238
— página 39 del PDF —
mem. Kaj ĝuste pri tiu temo, lerni pri la vivo mem, troviĝas nova, bone verkita libro de Przemysław Grzybowski, nomata Renkontoj kun Diferenculoj: Rakontoj por Interkultura Edukado. Gepatroj, kiuj volas, ke iliaj infanoj ne nur lernu Esperanton, sed ankaŭ lernu pri homoj kaj toleremo, kaj specialaj pri tiuj homoj, kiuj diferenciĝas de la socia normo, certe ŝatos utiligi tiun bone verkitan libron. Kiel diras la titolo, la libro pritraktas Diferenculojn (ĉiam skribita en la libro kun majusklo). Kio estas Diferenculoj? Estas personoj, laŭ la aŭtoro, “kiuj pro diversaj kialoj distingiĝas en la socio. Oni ofte perceptas ilin kiel strangajn, malkutimajn, kaj pro tio oni ofte interesiĝas pri ili kaj klaĉas, kreante pri ili stereotipajn opiniojn.” Do tia kategorio de homo povas ankaŭ enhavi esperantistojn, kaj efektive, la avo de la ĉefrolulino de la libro estas membro de nia verda rondo. La avo uzadis sian lingvon por ĉirkaŭvojaĝi la mondon kaj fariĝi ankaŭ poligloto. Sed ne pensu, ke la libro turniĝas ĉirkaŭ la verda standardo; ĝi pritraktas esperantistojn nur iomete, kaj fokusiĝas ĉefe ne pri lingvaj diferencoj, sed pri homoj, kiuj estas mistaksataj kaj miskomprenataj pro diversaj kialoj. La temoj en la libroj estas variaj: korpaj kaj fizikaj malsanoj, maljuneco, memoroperdo, ksenofobio, religiaj diferencoj, diskriminacio kontraŭ samseksemuloj, handikapoj, senhejmeco, kancero kaj morto, holokaŭsto, diskriminacio, rifuĝintoj, inter aliaj. Ĉiu el la 17 mallongaj sed informriĉaj ĉapitroj turniĝas ĉirkaŭ unu aŭ paro da Diferenculoj vidataj tra la okuloj de Kamila, kelkjara infano, akompanata de siaj gepatroj aŭ parencoj; ŝia avo, kiel dirite, estas esperantisto. Kamila scivolas pri tiuj homoj, kiujn ŝi renkontas dum sia ĉiutaga vivo, kaj ŝiaj familianoj helpas al ŝi kompreni, ke kvankam tiuj homoj diferenciĝas de la socio, en kiu ni vivas, tiuj Diferenculoj meritas nian plenan komprenon kaj estimon. Kamila lernas pri ili, kaj pro tio ankaŭ pri si mem kaj pri la mondo, en kiu ŝi vivas. Ĉie en la libro videblas, ke la aŭtoro estas bona konanto de infanoj kaj la mondo. Fakte li ne nur estas tia, li estas doktoro pri pedagogio, kaj estas fakulo pri interkultura kaj kompara edukado. Li bone konas sian temon kaj bone esprimas sin tra la ĉefrolulino de la libro, la infano Kamila. Esperantujo havas bonan ŝancon, ke nun estas profesia kaj talenta pedagogo, Doktoro Grzybowski, kiu verkas eduke, didaktike kaj pedagogie por niaj infanoj. La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI,
IPR 15/239
— página 40 del PDF —
bezonas ĝuste tiajn homojn, se ni volas komenci havi pli da efiko sur edukaj instancoj en Eŭropo kaj aliloke. La libro estas verkita por infanoj inter la aĝoj de ses kaj dek jaroj, tamen la aŭtoro indikas, ke gepatroj povas utiligi la libron, speciale partojn de ĝi, ankaŭ por pli junaj lernantoj. Ĉio dependas de la matureco de la infano mem, de la medio, en kiu la infano troviĝas, kaj de la emo de la gepatroj klarigi certajn temojn. Mi dirus, tamen, ke la libro povas servi ankaŭ al plenkreskuloj. En la kazo de adoltoj, pli maturaj homoj povas pridiskuti la libron en malgranda rondo, prikomentante la temojn pri miskompreno kaj diskriminacio, aldonante vivdetalojn, kiuj devenas de la longa kaj varia sperto de la plenkreskulo. Infanoj kaj plenkreskuloj, kiuj aprecas la bildan parton de infanaj libroj, certe ŝatos la kreive kaj lerte desegnitajn ilustraĵojn faritajn de Lucyna FIC. La ilustranto sukcese aldonas desegnaĵojn por ĉiu ĉapitro de la libro kaj kreas parton de la etoso, kiu estigas kompletan lernomomenton por la legantoj. Resume, ĉi tiu nova libro estas bona aldono en nia Esperanta biblioteko por infanaj libroj. Ĝi havas bonan lingvan stilon kaj interesajn familiajn renkontojn kun homoj, la Diferenculoj, pri kiuj ni informiĝas. La infanoj, kiuj lernas de ĉi tiu libro, komprenos pli bone, kiel ekkoni diversajn homojn tra sia infanaĝo, kaj ili lernos, kiel iĝi pli bonaj civitanoj en iom pli bona socio. La gepatroj, kiuj trairos la ĉapitrojn de ĉi tiu verko kune kun siaj gefiloj, lernos ankaŭ pri siaj infanoj kaj pri si mem. Leginda kaj priparolinda libro, kaj bona aldono al infana literaturo verkita, ne tiom por lerni lingvon, sed por lerni pri la vivo, pri tio kiel alfronti diskriminacion kaj kiel estigi socion de toleremo. ĈU VI ATENTE LEGIS VIAN REVUON? ĈU VI POVAS DIRI, EN KIOM DA ARTIKOLOJ ONI PAROLAS PRI AMO? SE VI NE POVAS DIRI, VI DEVAS ĈION RELEGI!!
Informoj pri ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prezidanto), Mónika Molnár (vicprez.), Mireille Grosjean, Leysester Miro, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola.
IPR 15/240
— página 41 del PDF —
Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Estrare: Penny Vos. Regulara: Marija Beloŝević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: Mireille Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Ilona Koutny, Bharat Ghimire, Radojica Petrović, Kristin Tytgat. Estrare: Gong Xiaofeng „Arko”..
Enmovadaj partneroj (entute 14) EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi. E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49)55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio) TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Petra Smidéliusz. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Reprezentanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill. kaj aliaj
Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Europo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60. kaj aliaj
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en Clandoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA,
IPR 15/241
— página 42 del PDF —
P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEIkonto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona kaj 70 € por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <moerbeekr@gmail.com>. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de aprilo 2015, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aŭgusto 2015.
Jen kelkaj eblaj lokoj (vd dekstre), kie nia Konferenco en 2017 povus okazi. Pri tiuj landoj kaj urboj vidu detalojn en www.eo.wikipedia.org. Pliaj fotoj vidiĝas pri Rufisko, Senegalo: http://mirejo3.blogspot.ch/2015/04/rufisko-senegalo.html; pri Thiès, Senegalo: http://mirejo3.blogspot.ch/2011/02/thies.html; pri INFA de Tove, Kpalimé, Togolando: http://mirejo3.blogspot.ch/2015/01/infa-de-tove-kpalime-togo.html; pri Instituto Zamenhof, Lomeo, Togolando: http://mirejo3.blogspot.ch/2015/01/togo.html.
IPR 15/242
— página 43 del PDF —
Instituto Zamenhof, Lomeo, Togolando
INFA de Tove, Kpalimé, Togolando
CNFA, Rufisko, Senegalo CCDD, Thiès, Senegalo
IPR 2015/3
— página 1 del PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 45 – trimonata
IPR =
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO
Redakta komitato: Jozsef Nemeth (red.) Luiza Carol
Mireille Grosjean
Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek
Kunlaborantoj
de la aktuala numero: Leandro Abrahĉo Gong Xiaofeng
Mireille Grosjean Aranka Laslo
Stefan MacGill Reginald Moreels Radojica Petroviĉ Germain Pirlot
HI ‘T yu p U Pa e = NOKOJ = 3 p l
Kei
on = PO ; —
Organo de lnternacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
— página 2 del PDF —
ENHAVO
Enkonduko: Komento pri la 48-a ILEI-Konferenco (Mireille GROSJEAN):…………… 3 Simpozio kadre de la 48-a Konf.: Prelego de D-ro Reginald MOREELS ……………… 4 Mireille GROSJEAN: Granda paco post grandaj militoj (enkonduka prelego) ……. 12 Radojica PETROVIĈ: Post la 48-a Konferenco de ILEI ……………….. se seeeen nn snenen enin 19 Mireille GROSJEAN: Nia eks-prezidanto Mauro La Torre ………………..e seci in eneein ini 26 Stefan MACGILL: AMO ‘Ege(re)’ progresas ………….eeineeinnnennennnnnennnennnenenenantnene 27
Stefan MACGILL: UEA kaj Kapabligo: rekomendoj kaj rimedoj finfine kunigitaj .27 M. GROSJEAN: Brila skipo parolis al atentema publiko (pri la maja kolokvo) …… 29
Paĝo por tiuj el ni, kiuj loĝas en EŬROPO (letero de Germain PIRLOT) …………. 31 Aranka LASLO: E-fakrondo en la politeknika lernejo, Subotica (Serbio) ………….. 32 Leandro ABRAHAO: Raporto pri la „Projekto Stelo” (Brazilo) … …………………… 36 GONG Xiaofeng: Konsulino de la belga konsulejo en Beijing eklernas E-on …….. 38 En la betulurbo pri aktualaj evoluvojoj de lernado (Radojica PETROVIĈ) ………… 39 Informoj pri ILEI…………………..essceseoisnensesnonsnenenneenannneaenennenannnnenanneeneenenneetankeekeees 41 Redakciaj informoj ………………..sseesseeneeennnennnennnennnnnnennannannnananenentnentnantnnntnnntantlenteno 42 ESTRARO DE LA LIGO
Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. «mirejo.mireille(dgmail.-com~.Tel. hejma (141) 32 932 18 88, portebla (41) 79 69 709 66. Rilatoj kun Unesko kaj FIPLV. Reprezentado de ILEI ĉe UEA. Informado al ekstero. Ekzamenoj.
Vicprez.: GONG Xiaofeng „Arko”, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. «arko.gong(dqq.com». Universitata agado.
Sekretario: Emile MALANDA NIANGA. P. 0. BOX 2787 Cape Town 8000, Sud- Afriko. «emalandan(Qyahoo fr, «ilei.sekretario(Qgmail.com»
Kontakto kun sekcioj. Koleghelpa Kaso.
Vicsekr.: Elena NADIKOVA. ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (77) 8352-648531, portebla: (7) 919-670-25-34.
«lena espero(Qmail.ru». Lerneja agado. E-centroj.
Estrarano pri financoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. «ilei. kasisto(DQgmail.com.
Tel. hejma (1 510) 653 0998.
Estrarano: Radojica PETROVIC, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Ĉaĉak, Serbio. Tel. hejma (F381) 32 371053.Sradojica.petrovic.rs(dgmaill.com~. Konferencoj, rilatoj kun TEJO, retaj aferoj, „Interkulturo”.
Estrarano: Ivan COLLING. Cx.P. 1701, Ag. Mal. Deodoro, Curitiba, PR. BR- 80011-970, Brazilo. «iecolling(Qyahoo.com.br»
IPR 15/3»72
— página 3 del PDF —
Scienca Komitato
Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE’
Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko
Membroj:
Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah
Renato Corsetti, Italio, Universita degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE’
Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE!
Michel Duc Goninaz, Francio, Universite de Provence; AdE’
Aloyzas Gudaviĉius, Litovio, Ŝiauliu universitetas
Boris Kolker, Usono; AdE’
Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE!
Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario, vic-prez. de UEA
Aleksandr Melnikov, Rusio, AKkaneMHA CeJIBCKOXO3- scTBeHHOrOo MarmHHocCTpOEHAHA
Radojica Petroviĉ, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu
Balazs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudomanyi Intezet
!AdE — Akademio de Esperanto
Titolpaĝe: Sukcesa Konferenco de ILEI en Oostende kun 150 partoprenantoj Dorskovrile: David Astori estas premiita; Pluvombrelo sur suna placo (el CN); Franda vespero (tablo preparita de Monika Molnar); Konkoj (nia donaco al la domo De Ploate)
Komento pri la 48-a ILEI-Konferenco
„Grandan pacon post grandaj militoj” estis nia konferenca temo. La estraro voĉdonis pri tiu konferenca temo kaj aprobis ĝin. Leviĝis la demando, kiel kongruas tia temo kun instruado?
Rigardu mapon de Eŭropo kaj esploru pri Belgio kaj Oostende. Tie gekolegoj pretis akcepti nin. Do ni iris al Oostende kaj la LKK organizis ĉion, inter aliaj eventoj ekskursojn. Okaze de tiuj ekskursoj kaj en la urbo mem vidiĝas kaj sentiĝas la eventoj kaj/aŭ la restaĵoj de la du mondmilitoj. Jam antaŭ tiu Konferenco en Oostende venis stimuloj de du kolegoj, Mihai Trifoi kaj Ron Glossop, ke ni, ĉiuj ni instruistoj, ni ILEL, ni e-istoj, laboru por edukado al paco. Ilia alvoko aperis en IPR 2014/3 kaj 2015/1. Jam la verkintoj de la statuto de ILEI iris en tiu direkto:
3.1 Edukado al estimo de la homo kaj al respekto al la vivo kaj al la naturo.
3.2 Progresigo de la interkompreniĝo inter la popoloj.
Laŭ tio aperis en la programo diversaj prelegoj en rilato kun tiu temo kaj montriĝis la valora okazo aŭskulti prelegon de d-ro Reginald Moreels, iama prezidanto de „Kuracistoj Sen Limoj” kaj eks-ministro belga, kiu mem spertis militojn flegante vunditojn. [Legu lian prelegon en paĝoj 4-11.]
IPR 15/373
— página 4 del PDF —
Konferenco certe estas okazo plilertiĝi profesie, en la fako instruado. Se la Konferenco plie alportas historiajn konojn kaj pripensajn stimulojn, tio estas pozitiva fakto. Ĉu ni devas koncentriĝi pri gramatikaĵoj aŭ malfermi la okulojn al la mondo esplorante pri vojoj al paco? Bonvolu pripensi.
Laŭ mi: Ĉiumaniere la studentoj perceptas ion de sia instruisto, ĉu egoismon,
ĉu malfermitecon al la mondo, eĉ se la instruisto volas transdoni nenion ĉi-
rilate. Instruistoj estas en ŝlosila pozicio por alporti paŝetojn al paco: „eĉ guto malgranda…”
Mireille GROSJEAN
Prez de ILEI
Simpozio kadre de la 48-a ILEI-Konferenco. Oostende, Belgio, julio 2015
Prelego de D-ro Reginald Moreels (el registrado)
Mallonga biografio
D-ro Reginald MOREELS estas belga kuracisto kun kirurgia specialiĝo.
De 1982 ĝis 1995 li laboris kiel kirurgo en Ostendo kaj estis samtempe membro de la internacia, neŭtrala medicina helporganizo „Kuracistoj sen Limoj”, kiu aktivas en 88 landoj kaj kiu helpas homojn dum militaj konfliktoj kaj post naturkatastrofoj. De 1986 ĝis 1994 li estis ĝia prezidanto. Dum tiu ĉi periodo li aktivis ankaŭ kiel kirurgo en pluraj tropikaj landoj kaj en eŭropaj landoj kun medicinaj problemoj (Angolo, Etiopio, Liberio, Rumanio kaj pluraj aliaj landoj). Li entreprenis plurajn diplomatiajn kaj kirurgiajn misiojn al landoj en milito kaj al teritorioj trafitaj de naturkatastrofoj.
De 1995 ĝis 1999 li estis belga ŝtatsekretario por kunlaboro kun evolulandoj; en 1999 li estis belga ministro pri internacia kunlaboro kaj de 1999 ĝis 2000 li estis belga senatano kaj samtempe membro de la parlamenta komisiono por homaj rajtoj, rifuĝintoj kaj azilpetantoj de la Konsilio de Eŭropo.
IPR 15/3»74
— página 5 del PDF —
De 2008 ĝis 2013 li estis sendito de la belga ministerio de eksteraj rilatoj al la regiono de la Grandaj Lagoj en Afriko por kontribui al pacplano kaj por helpi al la tieaj homoj.
El la ĉi-supre menciita agado montriĝas klare, ke d-ro Moreels volas kontribui al la kreo kaj konservado de la paco ie ajn en la mondo kaj doni al la homoj homan vivon. Li estas aŭtoro de pluraj libroj kaj artikoloj pri milita kirurgio, humana diplomatio kaj politiko de migrado kaj demokratigo.
Prelego
Mi ŝatus prezenti al vi iom el miaj pripensoj surbaze de miaj spertoj, ĉar mi ankoraŭ nun laboras, iras al eksterlando. Antaŭ kelkaj semajnoj mi estis en orienta Kongo kaj operaciis. Mi baldaŭ reiros al Burkino, Benino kaj al orienta Kongo. Ĉiuj tiuj konfliktoj pripensigis min ekde longa tempo pri la problemo de perforto: kiel eblas, ke homoj uzas tiom da perforto. Mi volas lige kun tio omaĝi al la E-movado. Jam la decido eklerni la lingvon estas grava paŝo; plie vi konsideras la homon kiel mondanon kaj ne kiel membron de nacio, tribo aŭ etno. Mi ĵus restadis en Sirio, Irako kaj Pakistano, kaj vidis mem ĉion, kion kruela homo povas fari al – : alia homo. Mi ne fariĝas pli pesimisma pri la homo ĝenerale sed pli realisma ol mi estis en mia junaĝo. La idealismo restas sendepende de la biologia aĝo, tamen oni evoluas.
Mi nun volas reiri al homo antaŭ 17 jarcentoj: Sankta Aŭgusteno, ĉu vi konas lin?’ Mi ne konas ĉiujn liajn verkojn, sed mi trovis tekston, kie li montras, kiel homoj povas uzi perforton. Li pripensis, ĉu ekzistas justa perforto? Mi transprenos liajn pensojn al la nuna jarcento. Por helpi al vi flari la etoson, mi nun montros kelkajn fotojn de kirurgarto. Se iu ne volas vidi tion, tiu povas kovri al si la vizaĝon. Unue vi vidos pri planebla kirurgio, kiu
l https://eo.wikipedia.org/wiki/A96C596ADgusteno de Hipono (portreto fare de Sandro Botticelli)
IPR 15/375
— página 6 del PDF —
rilatas al paca situacio; tio ne similas al milittempa kirurgio en landoj kun konfliktoj. Tiu milittempa kirurgio estas aparta fako ene de la kirurgarto.
(Moreels montras fotojn el sia laboro en diversaj landoj).
Kelkaj memoraĵoj restas en mia memoro, mi ne povas forgesi. Ekzemple en Kamboĝo mi devis amputi infanon fortranĉante la du krurojn pro vundo de ter-mino. Tiu knabo metis piedon sur mino, kiam li revenis el la lernejo je la kvara horo posttagmeze. Mi ne povas rakonti per vortoj, mi povas nur montri bildojn. Mi tiom malamas tiujn aĉajn ter-minojn, kiuj restas dum jarcentoj; meti tian minon daŭras unu minuton. Se ni nun ĉesus meti tiajn minojn, ni bezonus 250 jarojn por purigi la planedon. Kiam temas pri ostorompiĝoj, oni kutimas fiksi la membron per eksteraj teniloj, metalaj. Se estas vundo per kuglo, ĉiam estas enirtruo kaj elirtruo kaj tiujn du truojn oni devas trovi.
En Somalio en 1993 estis armitaj bandoj, kiuj provis protekti nin. Ili postulis monon por fari tion. Mi flegis junan viron, kiu ricevis pafon, kuglon. Post semajno mi revidis lin en lia soldata aktivado kaj tio pensigis min: al kio utilas mia agado? La problemo plie rilatas al internacia juro. Sciu, ke „Kuracistoj sen limoj” estas sendependa institucio, ne ligita al Ŝtatoj. Male CICR, la Ruĝa Kruco, dependas de la Ŝtatoj. Siatempe militoj okazis inter Ŝtatoj. La origino de la nunaj konfliktoj estas en la jaroj 1970, 1980, kiam ekzistis kontraŭaj movadoj en diversaj Ŝtatoj, liberigaj movadoj, kiuj luktis kontraŭ la registaroj. Post la dua mondmilito la konfliktoj naskiĝis ene de la Ŝtatoj. Ekzemple en Angolo, Mozambiko, Salvadoro, Nikaragvo.
En Angolo la urbo Kuito estis sieĝita de unu atakgrupo dum 10 monatoj. Kiel unuaj ni eniris en la urbon. Estis diversaj bezonoj: vakcini… La hospitalo estis ekster la regata zono. Ni devis iri al la domoj preni tie la vunditojn. La unuan operacion mi faris en detruita banko, sur banka tablo. Poste ni uzis alian bankon por operacii. Estas nun esploro por forpreni la ter-minojn. Estas interesa agado de belgo, el Flandrio, kiu malkovris, ke ratoj kapablas trovi la minojn. Nun oni uzas ratojn.
Nun ni iru al mia pripenso:
Perforto apartenas al ĉiuj epokoj. Homo kapablas fari bonon kaj malbonon. El inter ĉiuj estaĵoj la homo estas la sola, kiu kapablas fari malbonon kun intenco. Besto batalas por trovi nutraĵon, batalas por konservi sian teritorion, volas protekti sian familion. Tamen homo povas senkiale agi perforte. Tio komenciĝis en la epoko de Kaino kaj Habelo (el la Biblio). Unu estis
IPR 15/376
— página 7 del PDF —
bredisto, la alia agrikulturisto. Habelo la bredisto povis oferi bestojn al Dio. Kaino povis doni cerealaĵojn. Dio ne akceptis cerealaĵojn (mi ne scias kial, temas pri legendo…) kaj tio igis Kainon ĵaluza, kaj tio estas la kaŭzo, pro kiu Kaino mortigis Habelon. Religioj ofte estis pretekstoj por militoj. Kristanoj, nun islamanoj, ankaŭ hinduoj… Diversaj militoj havis tiun pretekston, sed la vera intenco estis provo akiri novan teritorion. Ekz. en la Biblio la landon Kanaano; tio estas Palestino. Ĉiuj volis konkeri la urbon Jerusalemo. Tiu lukto en tiu regiono estas terura. Antaŭ nelonge mi estis tie, tiu lando fariĝis lando de bariloj. Aŭgusteno provis intelekte esplori pri la kialoj de militoj. Li provis raciigi la perforton. Kompreneble Aŭgusteno kaj liaj posteuloj estas kontraŭuloj de perforto. Li ne prezentis justan militon, gravas diri tion.
Poste venis Tomaso de Akvino” en la 13-a jarcento kaj Hugo Grotius en la 17-a jarcento“, kiuj esploris, kial iu povas lanĉi militon. La perforto devas esti la lasta rimedo. Nun mi parolas el mia 30-jara sperto kiel kirurgo. Aŭgusteno argumentis, ke la milito devas esti pravigita por protekti civitanojn kontraŭ atakoj, por denove validigi la rajtojn de la civitanoj aŭ por reinstali justan politikon kaj justan Ŝtaton. Do neniam milito povas komenciĝi por akiri novan teritorion aŭ pro ekonomiaj kialoj, kiel tio ofte okazas nuntempe. Do nuntempe ni parolas pri sindefendo, memdefendado. Ofte Ŝtatoj uzas tiun vorton ne ĉiam por vere sin defendi. Ekzemplo estas invado de Ugando fare de Tanzanio, kie Nyerere“ forpuŝis Idi Amin Dada”; li kontribuis al remeto de demokratio, tamen poste la reĝimo fariĝis kruela. Alia situacio estis en orienta Pakistano en 1970, kiam islamaj pakistananoj abunde masakris bengalajn homojn, kaj elmigris 10 milionoj da bengalaj homoj al Barato. Barato ne povis akcepti tiom da rifuĝintoj; pro tio ĝi kreis en tiu regiono novan landon Bangladeŝo. Alia estas Vjetnamio kaj Kamboĝo: ĉiuj kunlaborantoj de la hospitaloj, kie mi operaciis plurfoje, perdis parencon dum la genocido en la jaroj 1975 ĝis 1979. Antaŭ 1975 okazis la terura reĝimo de Lon Nol”, dume neniu reagis. Kiam Vjetnamio invadis Kamboĝon en 1979, tiam la tuta mondo protestis. Estas giganta hipokriteco: iam la registaroj kaj la internaciaj organizaĵoj reagas, iam ne; mi membris en tiaj organizaĵoj, mi povis konstati tion. Rusoj kun la preteksto de sindefendo
2 hitps-//eo.wikipedia.org/wiki/Tomaso de Akvino 3 https-//eo.wikipedia.org/wiki/Hugo Grotius
4 https://eo.wikipedia.org/wiki/Julius Nyerere
5 https-//eo.wikipedia.orghwiki/ldi Amin
$ https://eo.wikipedia.org/wiki/Pol Pot
IPR 15/3»7
— página 8 del PDF —
invadis Afganion kaj Usono invadis Irakon pretekstante la ekziston de potencaj armiloj.
Usonanoj kaj Britoj faras diferencon inter preventive war kaj preemptive war. Okaze de preemptive war (antaŭdefenda milito), iu atakas por eviti, ke la alia ataku. En preventive war (preventa milito), oni supozas, ke venos atako kaj pro tio oni atakas, detruante la armilojn de la alia. La invado de Irako estis preemptive war. Do pensante tiel, oni povas pravigi atakon al diktaturo, tamen atako al Irako kun multe da nafto estas pli interesa ol atako al Burundo…
Laŭ Aŭgusteno nur legitima instanco rajtas deklari militon. Do Ŝtato deklaris militon al alia Ŝtato. Nuntempe oni diras, ke la milito povas komenciĝi nur post voĉdono de la Konsilio de Sekureco de UN kaj eventuale laŭ rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de UN. La Konsilio de Sekureco ne evoluis ekde 70 jaroj kaj ne spegulas la nunan mondon. Ne plu estas legitimeco por la vetorajto de la 5 daŭraj Ŝtatoj. UN konsistas el Ŝtatoj. Ŝtatoj estas la ĉefaj vendistoj de armiloj. Mi flegis plej ofte vundojn kaŭzitajn de minoj. Tamen kiel ministro mi provis proponi leĝon kontraŭ la eksportado de leĝeraj armiloj. En Oostende estis firmao produktanta armilojn, kies estro estis Viktor Bouf’; li nun sidas en Tajlando en malliberejo. Foje mi renkontis lin en orienta Kongo; tiaj homoj estas ĉie en la mondo. Mi multe diskutis kun armilovendistoj. Ili diras al mi: Vi erare kredas, ke sekureco kreskos sen armiloj. Ni diras, ke sekureco kun armiloj kreskas. Perforto devas esti nur en kazo de bezono kaj tiel malforta kiel eblas, laŭ Aŭgusteno; devas esti proporcio. Vi konas la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj. Ĝi estas konceptita por paca tempo. En milita tempo validas la Humana Juro laŭ la Ĝenevaj Konvencioj de 1947 kaj la Aldonaj Protokoloj de 1977. Protektado de hospitaloj, neniu mortigo de civitanoj, protektado de havaĵo kaj de energifontoj ktp. La Aldonaj Protokoloj estis bezonataj por trakti la enlandajn konfliktojn. Tiuj reguloj ne estas respektataj. Liberigaj movadoj uzas la civitanojn metante ilin en la mezon de la cellokoj kiel homan ŝildon. Plie multaj civitanoj suferas; mi flegis preskaŭ nur civitanojn krom en Sirio. Tie mi flegis soldatojn kaj 4/ Kaida ĉeestis por kontroli mian laboron. Fakte estas tre malfacile trovi tiun „proporcion” laŭ Aŭgusteno; ĉiam okazas kreskado de perforto. Fakto estas la uzo de kemiaĵoj kontraŭ kurdoj en Irako en 1988.
? https://eo.wikipedia.org/wiki/Viktor. But
IPR 15/378
— página 9 del PDF —
Mi kiel unua eniris tiun urbon Halabĝo (Halabja)“ kun kolego, ni estis nur du, ne oficiale. Ni vidis homojn, kiel oni vidas homojn en Pompejo (Pompei)”: la infano falis kaj mortis apud sia pilko, la virino apud sia kuirpoto, la ŝoforo falis sur sian stirradon. Estis belaj kadavroj, se oni povas diri… La gaso sarino efikas post 60 ĝis 90 sekundoj, do la sango restas kompleta, la lipoj restas ruĝaj… Mortis 7 000 homoj. Mi ankaŭ vidis vunditojn pro iperito (mustardgaso) uzita ĉi tie dum la unua mondmilito. Tiu gaso ne mortigas tuj aŭ ĝi nur vundas la okulojn, haŭton kaj mjelon. En tiu hospitalo estis vunditoj en brunaj piĵamoj kaj aliaj en grizaj piĵamoj. Unu grupo estis irakanoj, la aliaj estis irananoj. Sur lito ili kune ludis kartojn. Tio montras la absurdecon de militoj. Fakte tio okazas ofte, ke malamikoj paciĝas.
Unu aferon mi neniam povos akcepti ĝis mia morto, tio estas la manko je ia reago de la internacia komunumo okaze de la genocido en Ruando. Fortimigan perforton oni rajtas uzi nur por ĉesigi genocidon aŭ grandskalan lezon de Homaj Rajtoj. Tio estas aktiva senperforto. Tio ne okazis pri Ruando. Estis pluraj genocidoj en la mondo. Mi estis tiam en Ruando; kiel belgo mi devis fuĝi. Ne venis ia reago de la mondo. Mi parolis kun blukaskuloj de UN, kiuj nur devis esti tie, ne rajtis interveni. Ili rakontis, ke ili uzis la glacoviŝilojn por forviŝi la sangon sprucantan sur la aŭtoj. Fakte temis pri industria murdo per maĉetoj. Ene de monato mortis 900 000 homoj. Tion mi ne povas kompreni, 50 jarojn post la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.
Homo ofte estas samtempe bonkora kaj aĉa. Same mi. Homoj estas tiaj. Kelkaj asertas, ke se estus dio, dio ne kreus bonkorajn kaj aĉajn homojn… Mi estas kredanto. Kiel eblas, ke dio lasis okazi aĉegajn krimojn? Sed al kio utilus la libereco de la homo, se dio kreus nur bonkorajn homojn? Poste mi iris al kurso pri aktiva senperforto laŭ Gandhi!”. En kazo de maljusteco eble perforto estas preferinda al malkuraĝa fuĝo. Tio ne samas kiel pacifismo. Ĝajnismo» malakceptas iun perforton por atingi paradizon, eĉ malakceptas mortigon de kulo. Tio inspiras min. Mi esploras pri kristanismo, budhismo kaj tiaj pripensoj. Mi elektis kristanismon, ĉar la frazo „Vi devas ami vian malamikon” estas unika. Malmultaj homoj kapablas tion; unue oni devas
8 hitps-//eo.wikipedia.org/wiki/Kemia atako kontravC59AD MC49644alabD6C4969DoO https://eo.wikipedia.org/wiki/Pompejo
19 https://eo.wikipedia.orgAwiki/ Mohandas Karamchand Gandhi
Hl Sesa jarcento antaŭ Kristo, htfps://eo.wikipedia.org/wiki/96C4969Cajnismo
IPR 15/379
— página 10 del PDF —
pardoni. Poste eĉ evoluigi amon. Malfacila paŝo. Kutima situacio en konflikto estas „Maĵoro — minoro” (MM): unu nepre volas pravi, fariĝas „maĵora”. Tio ĉiam vidiĝas en la ĉiutaga vivo. Eĉ en E-o; plie ne ĉiuj parolas ĝin. Eĉ havante komunan lingvon oni povas konfliktumi. Ni devas lerni eliri el tiu MM-etoso. Pat PATFOORT el Flandrio instruas tion’”, Kial la alia pensas tiel? Oni provu transiri al la pensmaniero de la aliulo. Se iu sentas humiligon, venos konflikto, laŭ la filozofo Levinas’3. Malfacila trejnado. Bezonatas sincera komunikado, vereco; respekto de la aliulo kaj de si mem. Kreemo, spontaneco: atenti pri korpa lingvo, rigardi la homojn en la okuloj. Uzo en persona vivo endas, tamen malfacilas. Libereco ĉiam ligiĝas al respondeco. Ekzisto ne eblas sen kontakto kun aliulo, ia kontakto. Respondeco en unua, dua kaj tria persono; unua persono: pri si mem; en dua persono: kun aliulo; en tria persono: solidareco kun nekonataj homoj. Ne ekzistas justaj militoj. Neniam plu milito. Endas transiri al nova socio. Ni devas esti optimismaj, ĉar homoj kapablas superi la malbonajn tendencojn. Vi lernis universalan lingvon, tio estas grava paŝo al tio.
Debato
Demando: Cu iu vere kredas, ke la fina venko de Esperanto malebligus militon?
RM. Mi kredas ke ne. Tio ne forprenas la valoron de via agado. Mi malfacile povas imagi esperantiston, kiu komencas militon. Ekmilito ne estas nur lingva afero. La decido ne estas nur lingva.
Rimarko: Pri ubuntu: vi parolis pri la rilato kun la aliulo, mi devas pripensi pri ubuntu.
RM. Mi dankas, ke vi menciis tion. Mi ofte renkontis tiun vorton, temas pri paca amo. Mi konas tiun vorton kaj aprezas ĝin. Temas pri serena sinteno, la socia aspekto gravas. Unu ekzisto dependas de alia.
Demando:
1993: mi organizis, ke vi povis renkonti la kontraŭulojn de la registaro de Zairo. Tio okazis en Svislando, en Caux. Ĉu vi povus informi nin pri la sekvoj de tiu rendevuo?
!? https:/’it-wikipedia.org/wiki/Pat Patfoort 13 https://eo.wikipedia.org/wikifEmmanuel Levinas
IPR 15/3710
— página 11 del PDF —
RM. En tiu vilaĝo estis grupo, kies nomo estis Rearmement Moral (morala rearmiĝo). Nun ĝi havas novan nomon: /nitiatives et Changements (iniciatoj kaj ŝanĝiĝoj). Tre ofte paco povas renaskiĝi en kaŝitaj lokoj. Ĉiukaze mi estis en Kongo kiel belga ministro, kaj tiam mi renkontis homojn el Caux. Mi povis konstati, ke tuj la etoso estis tute alispeca, elkora kaj sincera. La efiko de la diskutoj en Caux ne estis tuja, sed povas montriĝi poste, multe pli poste.
Demando:
Mi estas el Nepalo. Vi laboris en la belga registaro. Antaŭ dek jaroj Nepalo havis konflikton. Belgio vendis armilojn al la registara armeo kaj ili transiris al la kontraŭuloj. Kial vi ne povis ĉesigi tiun vendon?
RM. Mi estis en Nepalo por konferenco, mi konas la landon. Mi estis ministro dum 4 jaroj. Kiel ministro mi povis preventi konfliktojn kaj helpi al evolulandoj. Tio ne respondas al via demando. Mi supozas, ke la belgaj armiloj por Nepalo estis post mia ministra oficperiodo. La ministro pri eksteraj rilatoj devas subskribi la vendon de armiloj. Li telefonis al mi por informiĝi: kion vi opinias pri tio? Mi diris ne, same li diris ne. Ne eblis, ke en la parlamento du ministroj ne samopinias. Alia ekzemplo estis, kiam mi decidis fermi armilfirmaon. Venis demando: ĉu vi ankoraŭ apartenas al la registaro aŭ ĉu vi laboras kontraŭ la registaro? Alia ekzemplo estas, kiam mi organizis en 1998 internacian konferencon pri malarmado por daŭripova evoluo en Bruselo. Dalai Lamao“, la episkopo Desmond Tutu’“, Oscar Arias, Nobel-pacpremiito!”, estis invititaj, 900 NROJ, 70 registaroj partoprenis. Venis persona mesaĝo de Dalai Lamao, ĉar li ne povis esti en Bruselo. La ministra konsilio volis malebligi al mi la laŭtlegadon de la letero. Ĉinio telefonis al la registaro por malebligi tion. Mi respondis: mi emas ankoraŭ pli forte laŭtlegi tiun dokumenton. Ĉinoj kaj Rusoj estis en la salono, ne anoncite. Miaj kolegoj minacis, dirante, ke eble la rilatoj malboniĝos inter tiuj du Ŝtatoj kaj Belgio. Kiel ministro, oni povas demisii, tamen se oni demisias, oni nenion plu povas fari, neniu aŭskultas vin plu. Tiu ekvilibro estas tre malfacila; aliflanke tia ekvilibro estis tre interesa aspekto.
l https://eo.wikipedia.org/viki/Dalai-lamao 15 https://eo.wikipedia.orgwviki/Desmond Tutu 16 https://eo.wikipedia.org/wiki/96C39693scar Arias
IPR 15/35711
— página 12 del PDF —
Enkonduka prelego de la 48-a ILEI-Konferenco:
Granda paco post grandaj militoj
de Mireille GROSJEAN
Mirejo prezentas sin: franclingva svisino. Ne ekzistas svisa lingvo.
Mirejo prezentas nian nunan lokon: Oostende, en la nederlandlingva belga
teritorio nomata Flandrio. Ne ekzistas belga lingvo.
Ek!
Bonvole rigardu la ciferojn kaj nombrojn.
unu du tri kvar kvin ses sep ok naŭ
0 dek
~O JOVI KLU IN.
11. dek unu 12. dek du 20. dudek 21 dudek unu 22. dudek du 30 tridek 40. kvardek 50 / kvindek 60 sesdek 70 sepdek 80 okdek 90 naŭdek 100 cent
Ni ne havos hodiaŭ lingvokurson.
Mi deziras prezenti al vi la nombron 80.
En la franca lingvo 80 estas quatre-vingts. Tio signifas kvarfoje dudek. Tiu formo devenas de la fakto, ke Gaŭloj, prauloj de francoj, nombris per manfingroj kaj piedfingroj kaj pro tio uzis la bazon dudek. La unua lernolibro, legolibro en Francio komenciĝis per „Nos ancetres les Gaulois”,
IPR 15/3»12
— página 13 del PDF —
niaj prauloj la Gaŭloj, kaj ĉiuj afrikaj infanoj en la kolonia tempo devis parkerigi tiun frazon kaj laŭte ripeti ĝin koruse. En Senegalo, Maŭritanio, Niĝero, Ĉado, Ebur-Bordo, Togolando, Dahomejo, Kameruno, …. Nun ni scias, ke ni ĉiuj homaj estaĵoj, homo sapiens, estas pranepoj de Lucy, unua homino el Kenjo. Ni ĉiuj estas afrikdevenaj.
Mi deziras prezenti al vi la nombrojn 70 kaj 90.
En la franca lingvo en Francio oni diras soixante-dix kaj quatre-vingt-dix. En la franclingva parto de Svislando kaj la franclingva parto de Belgio aŭdiĝas septante kaj nonante. En 2011 mi instruis E-on en Burundo. En la urbo Rumonge mi aŭdis la lokan lingvon kirundi. Mi ne komprenas ĝin. Tamen ene de sonoj kaj silaboj mi aŭdis 23, 56…. Do mi povis konstati, ke burundanoj uzas la nombrojn en la franca. Bone, kial ne. Subite mi aŭdis septante. Jen mi tuj deduktis: ĉar Burundo estis mastrumata de Belgio ĝis 1960, oni uzas septante kaj nonante en tiu lando. Mi demandis miajn studentojn pri la uzo de tiuj du vortoj en Ruando kaj DR Kongo, kiuj same ligiĝis al Belgio en kolonia tempo. Ili konfirmis, ke tiu kutimo samas en tiuj du aliaj landoj. Se vi malfermas francan leksikonon kaj esploras pri septante kaj nonante, vi povos legi: formo uzata en la franclingva parto de Svislando, Romandio, kaj la franclingva parto de Belgio, Valonio. Ni konsideru, ke francparolantoj de Belgio kaj Svislando estas entute 5 milionoj, ke parolantoj de la franca lingvo en Burundo, DR Kongo kaj Ruando estas kune 80 milionoj. Ni povas konstati, kiom eŭropanoj kutimas forgesi kaj/aŭ neglekti Afrikon.
Kial damne francoj restis kaj restas ĉe soixante-dix kaj quatre-vingt-dix? Mi trovis jenan klarigon: Fine de la deknaŭa jarcento la franca registaro decidis ekuzi septante kaj nonante. Venis decido, laŭ kiu ĉiuj instruistoj devis instrui septante kaj nonante. Sed alvenis katastrofo: komenciĝis la unua mondmilito en 1914. La instruistoj iris batali. Kiuj zorgis pri la lernejanoj? Emeritaj instruistoj, kiuj uzis soixante-dix kaj quatre-vingt-dix, kiel ili kutimis antaŭe! Jen vi vidas, ke ni estas en la kerno de nia temo: la granda milito ludis rolon.
Kio estas nacio? Jen difinoj:
El reta PIV: „naci/o 1 Popolo, akirinta konscion pri si mem kiel aparta socia komunumo pro komunaj karakterizaĵoj, rezultantaj de historiaj procezoj; tiuj karakterizaĵoj estas tre diversaj laŭ la kazoj (ekonomiaj interesoj, lingvo, religio, vivmaniero), sed la ĉefa estas komuna teritorio kaj emo al politika
IPR 15/3713
— página 14 del PDF —
memstareco: kutime nacio havas teritorian bazon; precipe la lingvo faras la nacion; nacio, batalanta por kreo de sia propra ŝtato; en kio konsistus la malfeliĉo, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj? Z. O etno, gento, popolo. 2 Jura persono, konsistanta el la tuto de la individuoj regataj de unu sama konstitucio, kaj distingita disde ili: suvereneco fontas el la nacio; la interesoj de la nacio ofte kontraŭas tiujn de la individuoj. [ klaso. 3 (evi) = regno: Ligo de Nacioj; la Unuiĝintaj Nacioj.”
El reta-vortaro.de: „Memkonscia etno, iom granda popolo, konsistanta el tuto de la homoj loĝantaj en difinita teritorio kaj ligitaj per komuneco de lingvo, kutimoj, historio, tradicioj, interesoj kaj valoroj: precipe la lingvo faras la nacion; nacio batalanta por kreo de sia propra ŝtato PIV: nacio dividita inter pluraj regnoj. = gento 2. Popolo rigardata kiel suvereno. 3. (evitinde) Regno. Rim.: Tiu senco estas fremda al Esperanto, sed aperas en terminoj tradukitaj el la angla: Unuiĝintaj Nacioj. = lando, patrujo.”
Rimarko de Mirejo: La vorto „nation” ekzistas en la franca. Pri Svislando mi ne sentas ion ajn ĉe tiu vorto. Ĝi estas komplete fremda al mi. Ĝi diras al mi nenion, havas neniun guston. Ne estas svisa nacio. Svislando estas mozaiko, kiu kreskis tra sep jarcentoj kiel Eŭropa Unio kreskas. Se mi diras tion al japanoj, ili miras kaj ne komprenas…. Ni svisoj foje decidis vivi kune. Ni ne referencas al iu komuna origino. Plie: kaj Wilhelm Tell kaj Winkelried, niaj mezepokaj herooj, estis alemanoj, do ili tute ne koncernas min romandinon.
Jen interesa komento de la filozofo Nicolas Madelenat di Florio, profesoro kaj esploristo ĉe CREEADP (Faculte de Droit et de Science Politique, Aixen-Provence, Francio): „Etno estas spontana formaĵo, tio estas, ke ĝi sekvas ian ordon, kiu ne apartenas al la homa volo: ĝiaj manieroj vivi kune, ĝiaj valoroj, ĝiaj reguloj evoluas laŭ la tempo laŭ la eksteraj postuloj”. „Male nacio estas politika formaĵo, kaj tio faras el ĝi ion artefaritan. Ĝi ligiĝas al ŝtato, kiu estras ĝin, modifas ĝin, decidas pri reguloj, observas la sekvadon de la reguloj kaj punas, eble eĉ per forigado, tiujn, kiuj rifuzas submeti sin”.
Unuiĝintaj Nacioj (UN) ne havas ĝustan nomon. Fakte ne nacioj kunvenas ĉe UN, sed registaroj. Do la nomo devus esti „unuiĝintaj registaroj”. En kazo de diktaturo, kompreneble la delegito en Novjorko kaj en Ĝenevo ne estas popolano sed amiko de la diktatoro… La manko je efikeco de UN venas de tio, ke la strukturo ne havas du ĉambrojn. La ĉambro de la popoloj tute mankas. La mondfederistoj kaj mondcivitanoj postulas enkondukon de tia dua ĉambro.
IPR 15/3»14
— página 15 del PDF —
Nacio estas ia homa decido. Registaro enkondukas pensmanieron tra gazetaro, instruado, enhavo de lernolibroj. Dum la faŝisma periodo en Germanio la lernantoj devis kalkuli: sciante, ke unu handikapulo kostas al la Ŝtato XY Deutschmark, kiom kostas 50 handikapuloj? Poste Hitler sendis handikapulojn al gaskamero. Do la Ŝtato stiras kaj gvidas la pensmanieron. Por konkrete apliki la principojn de Zamenhof kaj efektivigi ilin fondiĝis Sennacieca Asocio Tutmonda, SAT, en la jaro 1921. SAT ne volas konsideri naciojn, ne volas konsideri limojn. SAT konsideras homojn kaj stimulas ideointerŝanĝojn. SAT klopodas trejni siajn membrojn al libera pensmaniero ekster la ŝablono de nacioj. Anthony Kavanagh, artisto el Kebekio: „/es medias ne refletent pas ce qui se passe dans le monde, mais ce qu’on veut qu’il se passe dans nos tĉtes” (La amaskomunikiloj ne diras tion, kio okazas en la mondo, sed tion, kion oni volas okazigi en nia kapo.)
Dum mia instruista laboro mi ofte faris klasointerŝanĝojn inter Romandio kaj Alemanio. Tiuj kontaktoj havis ne nur la celon helpi al la lernado de la lingvo de la alia svisa etno, sed ankaŭ helpi pri la malfermo de la horizonto de la lernantoj kaj kreskigi iliajn respekton, toleremon kaj solidarecon. Ekzakte tion konkretigas Zsofia KORODY en sia laboro kun infanoj el Herzberg (DE) kaj Gora (PL). (Ŝi elektiĝis Honora Membro de ILEI dum ĉi tiu Konferenco.) Dum prepardiskuto kun miaj lernantoj mi diris: „Ni estas ilia romanda partnerklaso.” Lernanto diris: „Ni ne estas iuj romandoj, ni estas neŭŝatelanoj!!” Alia lernanto diris: „Ni ne estas iuj neŭŝatelanoj, ni estas el la urbo Le Locle!!” Alia lernanto diris: „Mi ne estas pure leloklano, ĉar mia patrino estas hispandevena!!” Alia diris: „Mia patro estas turkdevena!!” Kaj tiel plu… Do ĉiu volas ekzisti kiel individuo, unikaĵo. Neniu ŝatas etikedon. Ĉiu volas agnoskon pri si mem; konsekvence ĉiu devas doni tiun konsideron al ĉiuj aliaj. Ni havas nian nomŝildon kun indiko de lando. Mi ŝatus skribi tie
IPR 15/3715
— página 16 del PDF —
nur mian vilaĝon kaj Eŭropon, ĉar mi ne estas afrikanino nek azianino nek amerikanino. Ĉiu homo estas unika. Tio signifas, ke ĉiu homo estas rezulto de iu unika mikso inter gepatroj. Fakte oni povas diri, ke ĉiu homo estas mestizo. Do pureco ne ekzistas. Kelkaj dekstremuloj ŝatas paroli pri pura raso, pura etno. Tio ne ekzistas. Ni lernas: en Germanio loĝas germanoj, en Svislando estas svisoj…. Tiaj frazoj legiĝas en iuj lernolibroj kaj strukturas nian menson. Tio estas iluzio. Miksiĝas la homoj tra la tuta mondo, tio estas realeco, tion oni ne povas bremsi. Diverseco regas, diverseco ĉe la plantoj, la bestoj, la kulturoj, la lingvoj. Bunteco, kiel bukedo. Rigardu ĉi tiun salonon! Jen diverseco. Sen diverseco la homaro mortus. Tio estas ege valora, tion ni devas protekti. Ni devas lerni kune vivi en reciproka respekto. Tio estas la kerno de iu pacedukado.
Ni revenu al Flandrio, la regiono, kie ni troviĝas nun. En tiu regiono oni vidas belfridojn. Temas pri turoj kun sonoriloj, sed ne temas pri preĝejaj turoj aŭ pri iu religia konstruaĵo. Dum la Mezepoko, kiam urbo liberiĝis el feŭdismo, ĝi ricevis la rajton decidi pri si mem kaj belfrido estas signo por tio.
IPR 15/3716
— página 17 del PDF —
La vorto venas el ĝermana verbo bergen, kiu signifas gardi, protekti, kaj frid, Paco, en la germana Frieden, en la nederlanda vrede. Do GARDI PACON. Nia temo kaj nia regiono plej bele harmonias. Por atingi pacon, la kunmilitintoj devas ĉion diri, priskribi, agnoski, konfesi. Nur tiel eblas konstrui novajn bazojn solidajn. Tion faris Nelson Mandela kaj Desmond Tutu [vd la foton] per la laboro de la Komisiono „vereco kaj pardono” (Truth and Reconciliation Commission). Tio estas nepra paŝo. En 2005 aperis libro pri la historio de orienta Azio dum la unua duono de la dudeka jarcento: „Historio por malfermi estontecon”. En tiu libro aperas faktoj, fotoj, kun ĉiuj fontindikoj. Tiu libro aperis en 3 versioj: unu en la ĉina lingvo, unu en la korea, unu en la japana. La enhavo estas la sama. En 2007 okazis nia Universala Kongreso en Yokohama, Japanio. Fama koreo, s-ro LEE Cheong Yeong, organizis la tradukadon al E-o. La libro aperis en E-o en 2007. [vd foton sekvapaĝe]
Japanoj diris al mi: temas pri tiu libro, kie ni estas la aĉuloj… Japanoj havis ĝis tiam mildigitajn informojn pri tiu terura periodo. Ili ricevis tiujn novajn faktojn kiel vangofrapon. Tamen tia malkovro estas bezono. Ne eblas konstrui pacan estontecon sen tiu agnosko. Tiaj libroj ekzistas ankaŭ pri la Historio de Eŭropo. Tamen: la japana registaro rifuzas, ke tiu libro estu oficiala lernolibro en la publikaj lernejoj, ĉar ĝi mencias du faktojn, kiujn tiu registaro rifuzas agnoski: temas pri la tragedia vivo de la koreaj konsolvirinoj uzitaj por la higieno de la japanaj soldatoj… kaj la tragika sorto de la popolanoj de Okinavo, kiuj devis stari kun la soldatoj, kiel homaj ŝildoj…. Se vi volas legi tiun libron, vi devas regi la japanan, la ĉinan, la korean aŭ E-on.
Ĉar ni estas en 2015, mi ne povas NE mencii la jaron 1915 kaj la tragikajn eventojn en Armenio. La paŝo al kompleta esploro, priskribo kaj agnosko ankoraŭ mankas ĝis nun. […] Jen afrika proverbo: dum la leonoj ne mem verkos sian Historion, verkos la Historion la ĉasistoj. Libro pri Historio aŭ Geografio ne povas esti neŭtrala. E-istoj devas flari la ŝtatajn strategiojn por gvidi la pensojn, kaj ili devas konstrui neŭtralan homan sintenon ekster tiu ŝablono. Rezisti. Ĉiu milito komenciĝas per psikologia kampanjo: „Jen nia malamiko! Ili estas malbonuloj!” Propagando. Per aktivaĵoj en pacedukado eblas fortigi reziston al tiaj politikaj paroladoj. Mi proponas al vi nun tuj ekzercon pri tio.
Ludo de la limo. Vd ĉe: http://www.noos.ch/ideo/aktiveco.php?L\~eokA=2
IPR 15/3»17
— página 18 del PDF —
Aŭspiciitaj de
Ĉina Esperanto-Ligo Japana Esperanto-Instituto Korea Esperanto-Asocio
e Historio por Malfermi Estontecon
Moderna Historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio
Redaktokomitato de la Lernolibro pri salgemuna Historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio
“Esperantigita de la Pacamaj Esperantistoj en Ĉinio, Japanio kaj Koreio
EZET ”OŜ
Ane AGIS li ——mru , : EARE 13 Akajo
IPR 15/33718
— página 19 del PDF —
Post la 48-a Konferenco de ILEI
Tradicia kaj pli
Sekvante la tradician programskemon, la 48-a Konferenco en Ostendo (Oostende, Belgio, 17-25 julio 2015) aldonis kelkajn novaĵojn. Jam la unuaj konferencaj horoj de la tria vendredo de julio, kiam komencis alvenadi konferencanoj el Indonezio, Nikaragvo, Benino, Serbio, Nepalo, Urugvajo, Finnlando kaj aliaj landoj el ĉiuj kontinentoj, montris la tutmondecon de la konferenco.
Kun 170 aliĝintoj el 35 landoj, la konferenco atingis pinton de la internacia etoso jam samtage dum la interkona frandvespero. Konferencanoj el diversaj mondopartoj alportis manĝospecialaĵojn kaj trinkaĵojn el sia lando por frandigi ilin al aliaj konferencanoj kaj dume interkonatiĝi pli bone. La plej bele aranĝita estis la svisa tablo, la franca estis la plej abunda. La gustoj de Indonezio, Pollando kaj Armenio logis al iliaj tabloj, same kiel frandaĵoj el aliaj landoj. Eble la plej specifajn gustojn, almenaŭ por eŭropanoj, proponis la ĉina tablo. Kaj, por mieli ĉion, ne mankis mielkukoj kaj aliaj abelproduktoj ĉe la germana tablo. Ĉiuj kune — sufiĉe por ĉiuj, por satigi la stomakojn kaj korojn. La tipa amika etoso inter E-pedagogoj kreiĝis kaj daŭros la tutan semajnon, kaj multe pli.
Subteno
La konferenco estis varme akceptita kiel grava internacia evento en la turisma marurbo Ostendo. Tion konfirmis ankaŭ la urbestro Jean VANDECASTEELE bonvenigante la konferencanojn dum la solena malfermo de la konferenco en la Urbodomo, sabaton 2015-08-18.
Krom la kutimaj inaŭguraj paroladoj kaj salutvortoj, ILEI aparte omaĝis sian multjaran estraranon kaj eksprezidanton Edward SYMOENS, kies vivo kaj E-laboro estis forte ligitaj al okcidenta Flandrio kaj Oostende, kaj kies 12- jara pranepino, Nette WAGNER, plibeligis la inaŭguron per saksofona interludo.
Omaĝe al alia forpasinta prezidanto de ILEl, Maŭro La Torre, estis proklamita la unua gajninto de la Premio Maŭro La Torre, d-ro Davide ASTORI. La premion alhuĝas kunlabore la familio La Torre kaj ILEI ĉiun duan jaron. [vd paĝon 26.]
IPR 15/3719
— página 20 del PDF —
De maldekstre: Mirejo Grosjean (prez. ILEI), Radojica Petroviĉ (respondeculo pri konferencoj), Margaretha Symoens (LKK-ano), Stefan MacGill (vic-prez. de UEA), Marc Cuffez (Prez. LKK), s-ro Jean Vandecasteele (urbestro de Ostendo), Kristin Tytgat kaj Flory Witdoeckt (LKK-anoj) (Foto de Monika Molnar)
Post la komuna fotado [vd. la dorsan kovrilon], la solenaĵo daŭris per bonveniga koktelo regale de la Urbodomo al la konferencanoj. Anstataŭ la tradicia Nacia vespero, okazis Nacia posttagmezo sur la urbocentra placo, titolita Centro-festo: Mondaj lingvoj kaj koloroj. Kaj la e-istaj konferencanoj kaj la loka neesperantista publiko ĝuis plurhoran programon, financitan el la urba buĝeto, kiun prezentis la Fanfaro de la Fervojo, Baletlernejo Rose d’Ivry kaj la Multkultura Koruso MATONDO. Asocioj de fremddevenaj loĝantoj de la urbo el Azio, Afriko kaj Latinameriko prezentis sin per propraj lingvoj kaj skriboj kun traduko en la nederlandan kaj Esperanton. Per apartaj budoj prezentiĝis La Verdaj Skoltoj, perloj el Charleroi, vitraj juveloj el Hungario, manĝaĵoj el Nepalo.
La oficiala urbestrara subteno materialiĝis ankaŭ tra monsubteno por dumkonferenca loĝado de 15 esperantistoj el ekstereŭropaj landoj, ĉefe junuloj. Aliajn restadkostojn kaj vojaĝkostojn por ili pagis parte ILEI per siaj fondusoj Afriko kaj Interkulturo, parte TEJO, sed plejparte pluraj e-istoj el Belgio, Francio, Germanio, Finnlando, Italio kaj Kanado, kiuj ankaŭ donis garantiojn necesajn por vizoj. Tio plifortigis la sentojn de esperantista
IPR 15/3»720
— página 21 del PDF —
solidareco kaj la etoson de tutmondeco kaj plijuniĝo de la konferenco, kies plej juna partoprenanto estis Elvira, trijara knabino el Danio. Sian kontenton pri tia konferenco aparte esprimis POOR Veronika, la estonta ĝenerala direktoro de UEA, kaj LEE Jungkee, la estrarano de UEA, per jenaj mesaĝoj al la estrarano pri konferencoj:
Mi aŭdis multajn laŭdojn pri la ILEI-Konferenco, kaj la brilantaj okuloj de junuloj, kiuj ĵus venis de tie, konfirmis la laŭdojn. Gratulojn ke vi organizis tian konferencon! (POOR Veronika)
Mi kore dankas vin pro la bonega aranĝo por la 48-a ILEI-Konferenco sub via gvido. Kun ĝojo kaj kontento mi revenis al Koreio. Estis ĝojige, ke en la konferenco sufiĉe multaj azianoj aliĝis. Mi antaŭvidas, ke en la 49-a Konferenco en Nyiregyhdza, Hungario, pli da azianoj partoprenos. (LEE
Jungkee)
La kleriga programo
Post la inaŭgura sabato, la konferencaj dimanĉo kaj lundo estis plenaj je kunsidoj kaj prelegoj. Komenciĝis la instruista trejnado, kiun fakte instigis Dana Esperanto-Asocio ricevinte subvencion de Erasmus por instruista trejnado. Krom kvar stipendiitoj el Danio, komence partoprenis ankoraŭ kvardeko da aliaj konferencanoj. Fine, atestilon ricevis 25 partoprenintoj kiuj ĉeestis ĉiujn prelegojn kaj ekzercojn de Mireille GROSJEAN, Duncan CHARTERS, Katalin KOVATS, Zsofia KORODY, Elisabeth LE DRU kaj Radojica PETROVIC. Ĉi tiu trejnado aldoniĝas en la serion de dumkonferencaj instrutrejnadaj seminarioj, kiaj okazis en Matanzas, 2010, kaj Herzberg – Sieber, 2013, k.c. La granda intereso, kiun ĝi vekis kaj la postaj pritaksoj eksplicite starigas la postulon, ke la serio daŭru ĉiujare dum la sekvontaj konferencoj kun pli da atento pri antaŭpreparoj kaj praktikaj aspektoj de la trejnado.
Paralele okazis, nove en ILEI-konferencoj, kurso por deko da diverslandaj komencantoj gvidata de Ron GLOSSOP, Aurora BUTE kaj Bharat GHIMIRE. Ĝiaj populareco kaj sukceso indikas, ke ĝi fariĝu regula konferenca programero motivanta konferencanojn kungvidi grupojn de komencantoj kaj tiel enkonduki ilin en la E-komunumon. Aliflanke, la tradician ekspresan kurseton de loka lingvo, ĉi-foje Nederlanda eksprese, realigis Kristin TYTGAT. Dudeko da aliaj prelegoj traktis buntan temaron, ekde sanprizorgo,
IPR 15/3»721
— página 22 del PDF —
abelproduktoj kaj armenaj haĉkaroj’”, ĝis E-eldonado, stilfiguroj en E- literaturo, instruspertoj el diversaj mondopartoj, komputilaj resursoj kaj ilaro por lernado de Esperanto kaj historia evoluo de rus-ukrainaj interrilatoj, ĉiam kun sufiĉa nombro da interesatoj, kiuj kelkfoje plendis pro neevitebla samtempeco de du aŭ tri prelegoj kiuj interesis ilin.
Simpozio
La konferenca ĉeftemo Grandan pacon post grandaj militoj estis elektita okaze de la centa datreveno de la komenco de la Granda milito kaj 70-a datreveno de la fino de la Dua mondmilito. Konekse kun la ĉeftemo kaj kun la flandra programo Neniam plu milito, la tradicia ILEI-simpozio dum la du lastaj konferencaj tagoj, lerte gvidata de Kristin TYTGAT, traktis la temon Lingva justeco kaj paco: kiuj defioj por la nuna mondo? tra dek prelegoj, ĉiuj en Esperanto krom unu en la franca kun postsekva tradukado en E-on.
En la enkonduka prelego La rolo de lingvo en konflikto Kristin TYTGAT observis la lingvon en du aspektoj – identeco kaj politiko. La ĉefpreleganto (franclingva kun E-traduko de K. Tytgat) Reginald MOREELS (belga kirurgo, antaŭa prezidanto de Kuracistoj sen limoj kaj belga eksministro pri Internacia Kunlaboro) serĉis respondon pri Ĉu milito povas esti justa? referencante siajn spertojn el siaj kuracistaj kaj diplomatiaj misioj en landoj en milito kaj en teritorioj trafitaj de naturkatastrofoj. [vd p. 4-11.]
Ekstersimpozie, paralele kun ĝiaj malfermo kaj enkonduka prelego, prelegis alia elstara neesperantista gasto, profesoro Herman LODEWYCKS, prezidanto de Internacia Asocio de Profesoroj de Filozofio, kiu substrekis la gravan taskon de Unesko por enkonduki la filozofian dimension en la ĝeneralan instruadon pro ĝia graveco por la formado de konscioj.
En la simpozia prelego Eritreo: lingvoj, politiko kaj religio en historie kompleksa konflikto Duncan CHARTERS prezentis la konsiderojn kaj konkludojn de esplorado pri la kompleksa kaj tragedia lingva kaj socia situacio en Eritreo, kiun li gvidis kun siaj studentoj en kurso pri Terglobaj Perspektivoj. Aliajn aspektojn de lingva diverseco traktis kaj Mireille GROSJEAN (Duidiomismo en Afriko) kaj Heidi GOES (Kvanteca kaj spaca analizaj studoj de mikro-variado en la konga lingvaro).
! riĉe gravuritaj kruc-steleoj tipaj por la tradicia armena skulptoarto
IPR 15/3»22
— página 23 del PDF —
Pri lingvaj politikoj en aliaj mondopartoj, respektive Latinameriko, Barato kaj Ĉinio, okupiĝis Ariadna GARCIA GUTIERREZ (Lingva diverseco en Ameriko: alproksimiĝo al la lingvaj politikoj), A. Giridhar RAO (La falsa promeso de la angla en Barato: edukado kaj socia justeco) kaj HUANG Yinbao „Trezoro” (Lingvoj en dialogo inter Ĉinio kaj la mondo. Ĉu E-o havas ŝancon en Ĉinio?).
Bengt-Arne WICKSTROM analizis la ekonomian aspekton de lingvaj rajtoj, komparante la valoron de rajto kaj ĝiaj kostoj (Lingvaj rajtoj: Efikeco, justeco, realigo) kaj Hiroyuki USUI meditis pri la utopia revo, ke la paco eblas en la mondo de militmaŝinoj kaj iliaj posedantoj, kaj ke E-o, servante al lingva justeco, povas servi al konstruado de alternativa mondo sen milito (Regreso en utopion — ĉu postmoderna valoro de Esperanto?).
Lingva festivalo
La riĉeco de la lingva kaj kultura fono de la konferenca partoprenantaro estis montrita en la tradicia lingva festivalo (mardon, 21 julio), en kiu estis prezentitaj 25 lingvoj. La konferencanoj povis ekzerci japanan kaligrafion, skribi sian nomon per ĉinaj ideogramoj, kanti en la dana, konatiĝi kun fonetikaj principoj de la korea skribsistemo, sperti diferencojn inter la brita kaj usona angla, kompreni kiel funkcias lingvoj sen verbaj formoj por pasinteco kaj estonteco (ekz. la tetuna en Orienta Timoro kaj la sunda en Indonezio), konatiĝi kun la piĝina lingvo Tok Pisin (Papuo-Novgvineo) kaj kun diversaj skribsistemoj (armena, ideogramaj, cirilaj, la tradicia sunda, devanagario), lerni kiel prezenti sin kaj kalkuli en la afrikaj lingvoj Joruba kaj Lingala kaj en pluraj aliaj ekstereŭropaj kaj eŭropaj lingvoj.
Kunsidoj kaj laborgrupoj
La Komitato de ILEI kunsidis en tri sesioj, faris siajn rutinaĵojn, senŝarĝigis la malnovan kaj elektis novan sepkapan Estraron kun kvar malnovaj kaj tri novaj estraranoj por la periodo 2015 – 2018.
La Estraro kunsidis ĉiuvespere kun LKK por analizi la tagon kaj plani la morgaŭon. La novelektita Estraro kunsidis tuj post la elekto por interkonsenti taskodividon inter la ĉeestantaj estraranoj kaj provizore plani laboron por ne tre longa venanta periodo.
IPR 15/3»23
— página 24 del PDF —
Tri laborgrupoj okupiĝis pri taksado de aktuale disponeblaj E-lerniloj gvidate de Katalin KOVATS, konferenca rezolucio kaj kunlaboro inter ILEI kaj TEJO, aktuala kaj estonta, precipe por IJK kaj ILEI-konferenco.
Dum la ferma plenkunsido vendredon posttagmeze, 24 julio, Eniko ZENGO SEREGHY prezentis la urbon Nyiregyhaza, Hungario, kiu gastigos la venontan, 49-an konferencon de ILEI, poste konferencanoj aprobis per aplaŭdo la konferencan rezolucion, kaj la reelektita prezidantino Mireille GROSJEAN resumis la konferencajn rezultojn, prezentis la novajn estraranojn kaj per modestaj donacoj dankis al LKK-anoj pro ilia sindona laboro.
Turisma kaj distra programo
Sub la slogano Renkontoj kun la historio, pensoj pri la paco, konforma al la konferenca ĉeftemo, 5 duontagaj kaj 3 tuttagaj ekskursoj gvidis konferencanojn al historiaj okazejoj en okcidenta Flandrio el la du mondmilitoj kaj al vidindaĵoj de Bruĝo, Antverpeno kaj Bruselo, inkluzive de kelkhoraj promenoj tra la konferencurbo mem kaj la proksima Raversijde kun la fama Atlantika Muro – germana defendsistemo el la Dua mondmilito.
La distraj Eŭropa kaj Internacia vesperoj donis podion al konferencanoj por prezenti kulturerojn el siaj landoj amuzante la konferencan publikon, kiu akceptis ilin kun entuziasmo.
Dum la Konferenca bankedo en la proksima restoracio Benny Flory WITDOECKT kantis en Esperanto kaj nacilingve ĉiam ŝatatajn kantojn el diversaj periodoj de la pasinta jarcento. Samvespere en la konferencejo, por nebankedemuloj, llia DEWI prezentis lndonezian vesperon kaj Rob MOERBEEK Literaturan vesperon.
Por la Adiaŭa vespero (vendredo, 24. julio), en la stilo «fino la faraĵon ornamas», tutvespera koncerto de Mikaelo BRONŜTEJN venis kiel kremo sur la torto.
Loĝistiko
Konferencajn bezonaĵojn, dumkonferencan deĵoradon kaj gvidadon de la ekskursoj prizorgis LKK kun Marc CUFFEZ kiel prezidanto kaj kasisto, kiu ankaŭ prizorgis la bankedon kaj kelkajn ekskursojn, Flory WITDOECKT kiel
vicprezidanto (loĝado, kelkaj ekskursoj, Nacia posttagmezo), membroj Kristin TYTGAT (simpozio) kaj Margaretha SYMOENS (dumkonferenca
IPR 15/3»24
— página 25 del PDF —
deĵorado kaj administrado), kunlaborantoj Katja LODOR kaj Hans DELNAT (emblemo, afiŝoj, kuponoj, nomŝildoj) kaj ankoraŭ kelkaj dumkonferencaj volontuloj.
FEL instalis libroservon kun abundo da propraj eldonaĵoj, al kiuj aldoniĝis publikaĵoj de kelkaj konferencanoj dezirantaj prezenti sian eldonan aktivadon. Dum la lastaj du tagoj estis instalita pupekspozicio „Fabelaj mondoj” de Anna Striganova kaj prezentita la eldonejo Zmpeto (Dmitrij — „Dima” ŜEVĈENKO). La konferencejo organizita laŭ la stilo „ĉio sub unu tegmento”, kun la akceptejo, libroservo, konferencaj salonoj, loĝado kaj manĝado en la renovigita junulargastejo De Ploate (Plateso), rezervita tiusemajne nur por ILEI, minimumigis la konferencajn kostojn kaj kotizojn, kaj favoris la intiman konferencan etoson kun multa tempo disponebla por novaj amikiĝoj kaj refreŝigo de la malnovaj.
Kaj plu
Kelkaj plibonigcelaj kritikoj el Ostendo povas esti utilaj kaj devas esti konsiderataj por venontaj konferencoj. Ekzemple: la detala taga programo estis konata nur vespere por la morgaŭa tago. Senkulpigo kaj klarigo kial devis esti tiel, ne helpas al konferencano plani sian konferencan tempon, do necesas organizi la preparojn kaj planadon tiel, ke la konferenca programo estu detala kaj fiksita por ĉiuj tagoj antaŭ la komenco de la konferenco.
Alia rimarko rilatis al la labora parto de la programo: mankis laborgrupoj kaj diskutrondoj pri gravaj temoj el la vivo de ILEI. La Estraro atentos pri tio por estontaj konferencoj, sed ankaŭ aliaj aktivuloj estas invitataj proponi kaj gvidi tiajn programerojn.
La junuloj, kies partopreno kaj kontribuo estis aparte rimarkebla en Ostendo, bezonas pli da spaco kaj tempo por junulara programo, kiun ili mem pretas organizi precipe dum la noktaj horoj. Nun TEJO kaj ILEI diskutas ne nur pri tio, sed pli vaste: pri pliriĉigo de la programa kontribuo de ILEI en IJK kaj reciproke de TEJO ĉe ILEI. La pozitivaj spertoj kun la kurso por komencantoj kaj la granda bezono de instruista trejnado indikas direktojn de plua pliriĉigo de la kleriga programo inkluzive de renovigo de la iam populara ILEI-gimnazio, aŭ progresigaj kursoj, aŭ E-lingvaj kursoj en diversaj fakoj de klerigado kaj kunlaboraj aktivaĵoj kun AIS kaj ISAE, sed tio jam estas temoj por apartaj konsideroj.
Radojica PETROVIĈ, Estrarano pri Konferencoj
IPR 15/3725
— página 26 del PDF —
Nia eks-prezidanto Mauro La Torre
Li naskiĝis en 1946 kaj mortis en 2010 en la aĝo de 63 jaroj. Tiu elstara italo gvidis la Ligon de 1998 ĝis 2003. Li estas Honora Membro de la Ligo. La familio La Torre decidis honori lin per Premio kaj kune kun ILEI lanĉis Premion Mauro La Torre. La unuan Premion gajnis en julio 2015 D-ro Davide Astori el Italio (tute hazarde italo ricevas italdevenan premion) pro sia komparo inter la du tradukoj al E-o de la verko de Collodi „Pinokjo”. La anonco pri la Premio kaj la gajninto okazis dum la malferma ceremonio de la 48-a ILEI-Konferenco en Oostende kaj la transdono okazis solene komence de la Tago de Lernado dum UK en Lillo. Se vi volas kandidatiĝi por tiu Premio, preparu vin! La regularo aperas en la paĝaro www.ilei.info ĉe agado — projektoj.
De maldekstre: Margherita d’Onofrio, vidvino de Mauro La Torre, Davide Astori, premiito, Renato Corsetti, Mireille Grosjean, Laura La Torre, filino de Mauro La Torre. (Foto de Marija Beloŝeviĉ.)
Mireille GROSJEAN Prez de ILEI
IPR 15/3»726
— página 27 del PDF —
AMO ”Ege(re)”’ progresas
Ok seminarioj en 2014, nun naŭ en 2015. La sekva estos AMO 15 en Kulturcentro Grezijono (25-31 okt) kun la titolo ‘Grimpi la monton granitan’. Novembre okazos AMO 16 en Havano, Kubo, kaj la ĵus decidita AMO 17 okazos kadre de la Junulara Esperanto-Semajno (JES) en la hungara vinurbo Eger inter la 28a kaj 30a de decembro, kun la temo ‘Junigi la komunumon’. Ni agnoskos la valoron agi ĉe homoj de la Tria Aĝo, sed UEA devas urĝe trovi manierojn ekhavi pli ekvilibran aĝdistribuon ĉe sia membraro. Artikolo pri tio aperos en la novembra revuo Esperanto.
UEA anoncos stipendiojn por junuloj aŭ junulgvidantoj el la Sud-Orienta Regiono de Eŭropo (projekto SORE) ĉar tiu regiono havas generaciajn defiojn. En tiu seminario ni ĉerpos el la spertoj de landoj kun junularaj sekcioj aŭ agado (Hungario, Pollando, Ukrainio k.a.)
Por AMO en 2016 firmiĝas planoj en Slovakio januare pri turismo, Brazilo Januarfine en Manaus – do Amazonio -, Nepalo februarfine kaj eble Bandung en Indonezio, kie okazos trilanda kongreso kune kun Nov-Zelando kaj Aŭstralio. Pro kontaktoj en la UK ni havas jam 13 proponojn aŭ interesiĝojn por la sekva jaro. Feliĉe progresas planoj por nova AMO-administranto. Do en 2016 AMO riskas eg-ege progresi.
Stefan MACGILL
UEA kaj Kapabligo — rekomendoj kaj rimedoj — finfine kunigitaj Komitata Forumo dum la Tago de Kapabligo okaze de UK faris resume la
sekvajn rekomendojn, kiujn akceptis la plena Komitato de UEA — plenajn tekstojn vi legos en la retejo de UEA, ĉe TEKO 5» Komitataj dokumentoj.
1. Aktivula Maturigo
UEA trovu administrajn fortojn por la AMO-programo; kreu pli adekvatan retvizaĝon por la projekto, kiu kapablu prezenti rezultojn el seminarioj; okazigu en 2016 la unuan seminarion kiu celas trejni trejnistojn kaj evoluigu retajn trejneblojn.
IPR 15/3»27
— página 28 del PDF —
2. Kunlaboro pri edukado/instruado
UEA starigu pli fortajn partnerajn rilatojn kun ILEI, edukado.net, lernu.net, TEJO kaj la ekzamenaj instancoj; frontu la defion kiel altiri al la komunumo kursfinintojn el la novaj retkursoj, evoluigu kursojn allogajn por junaj personoj kaj bonigu la kondiĉojn por memlernado de pli aĝaj personoj.
3. Sekurigo de rimedoj
UEA kreskigu la financan bazon por kapabligaj agadoj preter la nunaj buĝetaj rimedoj. Pri 2016, la Estraro de UEA detalis siajn planojn pri Movada Evoluigo, listigante unuopajn projektojn aŭ kampojn kun difinitaj monsumoj. Tion la komitato akceptis. Unue la sumo por Movada Evoluigo estis kreskigita je ĉ. 30909 tra la lastaj du buĝetperiodoj kaj por 2016 sumas je €25 000, el kiu Kapabligo ricevis signifan parton, 1.a. ĉar ĝi plej unue kaj plej orde prezentis siajn proponojn. Kompare, interkrampe la ciferoj el 2015 kaj 2014 resp. post tiu por 2016.
Kapabligo: € 8 300 (7 000, 4 000) (3 000, 3 000) RITE, UAM, plurlingvaj informiloj, eldona agado, vojaĝigo de instruistoj… (3 000, 3 000) €39000 Por mildigi kostojn por ses ĝis ok seminarioj tra 2016.
€19000 Starigo kaj honarariado de laborgrupo por kreskigi la programon kaj vidigi rezultojn.
€400 Kostoj por starigo de la sekva ŝtupo (SuperAMO): trejnado de trejnistoj. (1 000, 1 000)
Kovros erojn, kiujn ILEI ne financos, i.a. aliĝkotizo al ALTE (Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo).
Stefan MACGILL
IPR 15/33728
— página 29 del PDF —
Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto 13-16 majo 2015
Brila skipo parolis al atentema publiko
de Mireille GROSJEAN
La partoprenantoj de la Kolokvo sekvis unue la prezenton de d-rino Ilona KOUTNY pri universitata instruado de esperantologio kaj formado de instruisto. Ŝi gvidas la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn (IS) en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM, Poznan, PL), kiuj proponas ankaŭ unujaran instruistan trejnadon. Temas pri la metodika specialiĝo de parto de la studentoj, kiuj sekvas la trijaran IS (kaj ricevas diplomon de UAM), al kiu aldoniĝas aliaj personoj, kiuj volas sekvi nur la lertigadon pri instruado (ili ricevas diplomon de ILEI).
Poste parolis d-rino Katalin KOVATS el Hago, NL, la konata prizorganto de | la same konata paĝaro edukado.net kaj organizanto de la KER ekzamenoj [vd la foton]. Ŝi faris prezenton kun multaj statistikaj elementoj pri tiu ŝtate agnoskita ekzamensistemo. Ŝi prezentis sian retejon sed ne nur; ŝi plie listigis la atingojn kaj bezonojn en la kampo de Instruista Trejnado (IT). Metodoj kaj lerniloj abundas, tamen lertigado kaj diplomado magras. Jen precize la celo de tia kolokvo: analizo kaj prezento de la nuna situacio kaj de la estonteco.
Sekvis prezentoj de lerniloj de Stano MARCEK el Martin, SK, kaj Zlatko TISLJAR, SL. Pedagogion prezentis Monika MOLNAR, el La Chaux-du- Milieu, CH, kaj precizan pedagogian vojon, tiun de Cĉlestin FREINET, kiun ŝi aplikas en la lernejo La Granda Ursino en La Chaux-de-Fonds.
Okazis diversaj prezentoj en rilato kun la lernhelpa aŭ lernfaciliga efiko de Esperanto. Zsofia KORODY el Herzberg am Harz, DE, parolis pri la kontakto inter junuloj kadre de urboĝemeliĝo Germanio-Pollando, dum kiuj la sociaj
IPR 15/3»729
— página 30 del PDF —
kaj edukaj aspektoj same forte gravas kiel la uzo de komuna lingvo, Esperanto kaj progreso en tiu uzo. Se iu parolas pri eklernado de E-o tuj ni pensas pri la paĝaro lernu.net. La organizantoj rilatis kun Petro BALAZ, SK, sed lia ĉeesto ne eblis. Tamen venis prezento kun faktoj, observoj kaj ciferoj, preciza analizo de la evoluo de tiu nemalhavebla retejo. Same okazis kun la brita programo „Springboard to Languages” de d-rino Angela TELLIER. Ŝia prezento estis laŭtlegata al la publiko de la Kolokvo. Iel iom konklude Mireille GROSJEAN el Les Brenets, CH, prezidanto de ILEI, listigis la diversajn alirojn al la temo „lernhelpa efiko” substrekante, ke tiu konstato jam estis klare menciita en la resumo de la Unua Tutmonda Kolokvo (Conference) en 1922 en Ĝenevo, CH.
Pri lingvopolitiko parolis Istvan ERTL, el LU, kiu laboras en instanco de Eŭropa Unio kaj prezentis la funkciadon kaj problemojn de la lingva aspekto de tiu institucio. Lingvopolitiko estis ankaŭ la temo de Marta KOVACS el Budapeŝto, HU, la lando, kie eblas elekti E-on kadre de abituro; plie la ŝtatan lingvoekzamenon postulitan por la akiro de universitata diplomo eblas trapasi ankaŭ pri E-o. Ĉiuj scias, kiom komplika estas la lingva situacio de Svislando; multaj povis ekscii, kiom viglaj estas nuntempe la diskutoj pri fremdlingvoinstruado en Svislando. Dietrich WEIDMANN el Uster, CH, prezentis tiun lingvopolitikan situacion kaj pledis por pli efika edukado al plurlingvismo.
— La tri interpretistoj (de maldekstre): Istvan ERTL, Cyrille HURSTEL, Adrian TANNER.
La lasta posttagmezo en Neuchŝtel celis reliefigi la laboron de ILEI kaj de eistoj ĝenerale en rilato kun la jarmilaj celoj de UNESKO. D-ro Duncan CHARTERS el Elsah, IL, Usono, prezentis la celojn kaj skizis la ligojn al nia lingvo kaj ties institucioj. Monique ARNAUD el Gap, FR, esprimis sin pri la verkado de „Rakonto pri tarofolio”, komuna verko de afrika grupo okaze de la ILEI-Konferenco en Porto Novo en 2008. Mireille GROSJEAN priskribis la koncepton de triaksa kurso ĵus organizita en Kotonuo, Benino, kun lertigado de virinoj en gvidaj roloj, enkonduko al legado kaj skribado de la fonua lingvo kaj unua kontakto kun monda lingvo Esperanto.
La lasta tago de la kolokvo okazis en La Chaux-de-Fonds en la urba
IPR 15/3730
— página 31 del PDF —
biblioteko. S-ro Claude GACOND, la arkivisto de CDELI, Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia, kiu situas en la urba biblioteko, akceptis la partoprenantojn kaj montris al ili la lokojn kaj aktivaĵojn de tiu valora kolektejo. Paralele kaj en grupoj okazis diskutoj pri la agado de ILEI kaj ebla evoluo de la instruado de E-o.
La kolokvo estis kunveno de altnivelaj fakuloj kaj grupo de instruistoj kaj interesatoj; konatiĝo eblis, ideointerŝanĝoj okazis. Publiko venis el la regiono kaj povis sekvi la prelegojn kaj debatojn danke al samtempa interpretado de tri profesiuloj. Gazetara laboro bone efikis. Informado el la Respubliko kaj Kantono Neuchitel iris al 160 Ŝtatoj tra iliaj ambasadejoj en Svislando; iris al ili tra la tuta jaro pliaj informoj pri la Kolokvo en retmesaĝoj; sed okaze de la Kolokvo mankis diplomatoj (unu ĉeestis); ni nun scias, kiom la ŝtataj instancoj interesiĝas pri E-o. El tio ni povas konsciiĝi, ke nia laboro por disvastigi E-on devas esti multe pli forta kaj vigla.
Paĝo por tiuj el ni, kiuj loĝas en EŬROPO
Verŝajne ekzistas ankaŭ ekster Eŭropo tiaj asocioj de instruistoj, kun kiuj Germain Pirlot (el Belgio) instigas nin ekrilati:
Ni provu ekrilati kaj iel kunlabori kun neesperantistaj samfakuloj por interŝanĝoj de informoj kaj spertoj, sed neniel kun la celo esperantigi ilin; tio estus stultega!
Mi ĉefe pensas pri AEDE (Association Europeenne Des Enseignants / Eŭropa Asocio de Instruistoj), kiu havas sekciojn en pluraj eŭropaj landoj. Por pli da detaloj vidu ĉe:
— http:/)www.aede.eu/site/
— http:/)www.aede.eu/site/index.php/aede-sections
Mi iĝis AEDE-membro kaj atenteme informis pri uzo de Esperanto dum lernejaj aktivaĵoj kadre de la eŭropa projekto Erasmus =».
Por pli da informoj pri ĝi, vidu jenan paĝaron en 24 lingvoj: hitp://ec.europa.eu/programmes/erasmus-plus/index fr.htm
IPR 15/3731
— página 32 del PDF —
Verŝajne vi jam scias, ke en la ILEI-Konferenco en Oostende partoprenis 4 danoj kun subvencio de tiu eŭropa programo. Sekve de tia informado la estraro de la belga AEDE-EL-sekcio petis, ke mi verku artikolon pri E-o por la bulteno de la sekcio. Je la komenco de 2015 ĝi estis publikigita; eblas legi ĝin ĉe:
http:/www.aede-el.be/uploads/documents/BI/BI-2015-03.pdf (p. 4-12).
La 17-an de julio mi mallonge informis la belgan sekcion pri la malfermo de la ILEI-konferenco en Oostende kaj, jam la saman tagon, la ĉefredaktisto petis, ke mi verku mallongan raporton por la venonta bulteno.
Pluras ja diversaj manieroj por kunlabori kun ne-e-istaj medioj samfakaj, ni nur provu uzi tiujn eblojn. Sed, por ekrilati kun tiaj medioj, ekzemple kun AEDE, nepras:
— iĝi AEDE-ano (pli facilas informi „de interne” ol „de ekstere”);
— esti profesie instruisto;
— informi laŭokaze, kiam temas pri instruado kaj Eŭropo kun uzado de Esperanto. Mencii faktojn. Paroli racie.
Neniam la celo estu altrudi Esperanton; okaze de demandoj, ne troe respondi kaj mencii interesajn retpaĝarojn, ekz. esperanto.net kaj lernu.net. Antaŭdankon pro eventualaj rimarkoj kaj komentoj.
Kore via, Germain PIRLOT
E-fakrondo en la politeknika lernejo, Subotica, Serbio
Kiel allogi gejunulojn al Esperanto? Tiu demando jam longe estas aktuala en nia E-societo, kaj ne nur en ĝi. Dum la lastaj jaroj ni ne povis sukcese varbi kaj reteni la gejunulojn en niaj E-movadaj agoj, kvankam ni provis en pluraj mezlernejoj. La interesiĝo ofte estis malgranda kaj mallongdaŭra.
Mi laboras en faka mezlernejo Politehniĉka skola (Politeknika Lernejo) kiel instruistino de informatiko. En la lerneja jaro 2014/2015 ni la unuan fojon enkondukis E-on — kiel fakrondon. Tiun ĉi novan ideon kaj motivadon donis al mi du renkontiĝoj, kiujn mi antaŭe partoprenis: la AMO-1, seminario de UEA, en Horany, Hungario, kaj la Eŭropa E-Kongreso en Rijeka, Kroatio.
Mi multe pensadis pri tio, kiamaniere allogi kaj teni junulojn, ke tio ne estu troa ŝarĝo, malfacilaĵo por ili. Mi intencis proponi la eblon libere elekteblan kaj facile akireblan por la gelernantoj, el kiuj multaj loĝas en aliaj urboj,
IPR 15/3»732
— página 33 del PDF —
vojaĝas ĉiutage, kaj krome ili jam havas 7-8 instruhorojn tage. Pro tio mi planis organizi fakrondon, anstataŭ kurson. La ĉefa celo estis informado pri E-o kaj veko de interesiĝo, ĉar ofte la unua reago de lernantoj (kaj ankaŭ de miaj kolegoj) estis „Kio estas Esperanto?”.
En aŭgusto 2014 mi ricevis subtenon de Iso PLANIC, la lerneja direktoro, por plani fakrondon, kiu komencis funkcii post informaj prelegoj pri E-o. La 26- an de septembro, okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj, la hungaran kaj serban prelegojn pri E-o partoprenis entute 15 lernantoj. La fakrondo komenciĝis fine de novembro, kiam aperis nur 3 gelernantoj. Tiu nombro poste iomete plialtiĝis. Estis ankoraŭ interesiĝantoj, sed mi ne povis ĉiam trovi komunan taŭgan tempopunkton por kunigi la aliĝintojn de la 1-a ĝis la 4-a klasoj. La informativan prelegon mi ripetis hungare en februaro. Entute pli ol 30 gelernantoj vizitis almenaŭ unu fojon tiujn prelegojn aŭ la instruhorojn en la fakrondo. Inter 5 kaj 10 gelernantoj vizitis plurfoje la fakrondon, kiu okazis unufoje semajne kaj daŭris 45 minutojn.
Mi ĉefe uzis la instrumaterialon de Anna LOWENSTEIN laŭ la rekta metodo, kaj kreis retan Moodle-kurson por sekvi la lecionojn el la hejmo. Mi planis uzi ankaŭ la materialon de la zagreba metodo, sed tio estas prokrastita al la sekva lernojaro. La gelernantoj estis informitaj pri aliaj retaj ebloj por lerni la lingvon, kaj ankaŭ pri la aktivaĵoj de la urba E-societo, ekzemple, kelkaj el ili ĉeestis la Zamenhof-tagan feston en decembro.
Parto de la informado pri Esperanto estis ankaŭ la fakto, ke la E-societo „Tibor Sekelj“ en Subotica organizis KER-ekzamensesion en la Politeknika Lernejo kadre de la 4-a Tutmonda Ekzamentago. La 30-an de majo 2015 tiun ekzamensesion partoprenis 10 kandidatoj el 3 landoj (Slovenio, Bulgario kaj Serbio) je la niveloj B1, B2 kaj C1, parte (skribe aŭ parole), aŭ komplekse. La ĉefa organizanto estis Katalin KOVATS, estro de la Ekzamen-komisiono de UEA, la loka organizanto estis mi, kaj ekzamenis ankaŭ Stefan MACGILL, vicprezidanto de UEA. La parola parto de la ekzameno okazis rete, pere de la programo Google Hangout.
La membroj de la fakrondo helpis prepari la ekzamensalonojn, koridorojn, pentris portreton kaj karikaturon de Zamenhof kaj kun entute 4 aktoroj ni filmis du esperantlingvajn skeĉojn. La aranĝon forte subtenis la estraro de la lernejo, kaj entuziasme helpis ankaŭ gelernantoj (ne nur membroj de la fakrondo) kaj neesperantistaj gekolegoj. Kelkaj el ili eĉ ĉeestis la posttagmezan Amikan Kunvenon, kiu sekvis la ekzamenon.
IPR 15/3»733
— página 34 del PDF —
Partoprenantoj de la KER-ekzamentago en Subotica
Estas grave mencii, ke la estraro disponigis la tutan lernejon (la ekzameno okazis en 3 paralelaj ejoj), trinkaĵon, teknikan helpanton por la parola parto. La vicdirektorino Gyongyi ARANCSITY DANCSA deĵoris dum la ekzamenoj kaj ĉeestis la kultur-artan programon. Neesperantista helpanto estis ankaŭ Viktorija ŜIMON VULETIC, direktorino de la kinejo Li/ka Art Subotica.
En la lerneja gazeto, kiu eldoniĝas 2-foje jare, en junio aperis dulingva artikolo pri E-o kaj pri la KER-ekzameno (hungare kaj serbe), kaj en julio ankoraŭ 2 artikoloj en lokaj gazetoj. Krome okazis entute ĉirkaŭ unuhora ekstermovada komuniko — pere de 1 loka radio- kaj 3 televidstacioj — pri E-o, pri la ekzameno kaj pri la fakrondo. Katalin KOVATS helpas disvastigi tiujn materialojn, sed kontribuas ankaŭ la ekzamenatoj, precipe Anton MIHELIĈ el Slovenio. Tiamaniere la ekzamentago, kun partoprenantoj entute el 5 landoj, reklamas ne nur la Politeknikan Lernejon en la ekster- kaj enmovada mondo, sed ankaŭ la internacian lingvon.
Mi enketis la gelernantojn, kiuj vizitadis la fakrondon, pri iliaj motivoj, impresoj kaj atendoj. La plimulto de ili la unuan fojon aŭdis pri E-o en nia lernejo. Ili ĉiuj opinias, ke E-o estas interesa, utila kaj volonte lernus ĝin, sed ankaŭ korespondus kaj partoprenus en internaciaj lernejaj projektoj.
IPR 15/3»34
— página 35 del PDF —
La plej diligentaj fakrondanoj kun ilia instruistino.
Mi deziras daŭrigi kaj disvolvi tiun lernejan aktivadon, laŭ la sekvaj planoj: enkonduko de diverstipaj lernometodoj (ekz. ludoj, Juna Amiko, E-muziko kaj kantoj), kontakto de eksterlandaj junulaj grupoj kaj partopreno en internaciaj projektoj.
Laŭ mia opinio la E-fakrondo atingis sian celon: informadon pri E-o. Dum tiu lernojaro oni multe parolis pri E-o en ĉi tiu lernejo (ne nur en la fakrondo), sed pli vaste. Formiĝis grupeto de gejunuloj, kiuj ekde septembro deziras daŭrigi la lernadon de la internacia lingvo. Se rigardi la atingitan lingvokonon, la rezultoj ne estas tiom impresaj, precipe pro sekvaj malfavoraj kondiĉoj: lernantoj de malsama aĝo (15-18 jaroj), kiuj ofte vizitadas malsamajn klasojn (la 5 plej diligentaj apartenas al 4 diversaj klasoj) en du skipoj (antaŭ- kaj posttagmeza) kun tre malsamaj horaroj kaj libera tempo, kaj ankaŭ malsamaj lingvokapabloj. Malgraŭ tio ekzistas ambaŭflanka entuziasmo.
Ĉiuj konsiloj kaj komentoj estas bonvenaj!
Aranka LASLO, sekretariino de la E-societo „Tibor Sekelj” Subotica, «laslo.az(Qgmail.com»
IPR 15/3735
— página 36 del PDF —
Raporto pri la „Projekto Stelo”, realigita ĉe la elementa lernejo „Centro Educacional Euripedes Barsanulfo” (BR)
Dum tri monatoj gelernantoj el la elementa lernejo Centro Educacional Euripedes Barsanulfo, Brazilo, partoprenis E-an projekton nomatan „Stelo”. La nomo referencas al la iam ekzistinta Esperanto-mono. La celo de la projekto estis premii la partoprenantojn laŭ iuj kriterioj. Ĉiu lernanto ricevis ian monbileton, sur kiun la instruisto stampis la emblemon de la projekto kaj notis ĉiufoje la nombron de la akiritaj steloj. Por ricevi premion, necesis kolekti minimume dudek stelojn. La lernanto akirinta la plej multajn stelojn en sia klaso ricevos aldonan premion.
La gelernantoj mem proponis, kiuj taskoj devos esti plenumataj kaj kiom da steloj ili valoru. Ekzemple, propagandi E-on ĉe sociaj retejoj valoris du stelojn. Tamen, la propagandinto ricevus stelojn nur en la okazo, kiam li sendis al la instruisto foton, por pruvi la faron (ekz. foton de la poŝtelefona ekrano). Interalie ili devus plenumi jenajn taskojn: kunhavi la lernolibron de E-o; donaci propran, akiritan stelon al iu alia lernanto; kunporti en la klasĉambron alilandan objekton, kuriozaĵon; plenumi eksterlernejan (E-an)
IPR 15/3736
— página 37 del PDF —
taskon, antaŭdifinitan de la instruisto; plenumi iun defion (ekz. solvi rebuson, literumi vortojn, parkerigi bestonomojn, k.s.); ludi aŭ kanti E-an muzikon; gajni en RISKO-sesio; sendi al iu E-klubo mane kopiitan E-an poezion — en tio helpis la instruisto per transdono de la poezia kolekto kaj de la adreso. Entute estas senditaj ĉirkaŭ 25 leteroj al E-kluboj el ĉiuj kontinentoj.
El la 90 partoprenintoj preskaŭ 50 akiris la minimuman nombron de steloj, kaj la pli-multo ne akiris pro manko de ridinde malgranda kvanto. Fine okazis solena premiado kun la partopreno de la tuta lernejanaro kaj surpriza ekspozicio de vera Esperanta Stel-monero, aĉetita ĉe la libroservo de UEA. La premiitoj ricevis ekzempleron de la broŝuro „Malkovru Esperanton!” kaj E-glumarkon. La lernantoj kun la plej granda nombro de steloj en ĉiu klaso ricevis krome ekzempleron de la DVD-disko „Esperanto Elektronike”, eldonita de E(Bl.
f185, „mnof 1859. S lo,
La
»
PROJEKTO ETA
“STELO” „fojodod [nig Jeu! ova1sni lex 02911:
”
|
La projekto premiis ankaŭ la lernanton akirintan la plej grandan nombron de steloj el la tuta lernejo. Krom ekzemplero de la broŝuro, de la glumarko kaj de „Esperanto Elektronike”, li ricevis E-an brustoinsignon. Danke al la sukceso de la projekto, la lernejestraro asignis al ĝi sumon, per kiu estas aĉetitaj pluraj esperantaĵoj por la lerneja biblioteko. Estas decidite, ke la projekto „Stelo” estos regule realigata. Espereble kun la sama sukceso. Ni aparte dankas al edukado.net pro propono de materialoj, kiujn ni utiligis, kaj pro la ludo RISKO. Raporteto de LEK (Lerneja Esperanto-Klubo), Brazilo.
Leandro ABRAHĤO (Fonto: edukado.net)
IPR 15/3737
— página 38 del PDF —
Konsulino de la belga konsulejo en Beijing eklernas Esperanton
Kutime, kiam oni petas vizon al Eŭropo, iu oficisto de la konsulejo ŝatas telefoni por ion demandi, ĝenerale en la ĉina lingvo. Aprile, kiam mi poŝte petis vizon al la belga konsulejo en Beijing, mi ricevis tiun telefonalvokon de iu virino kun orelplaĉa voĉo, ŝi nur demandis min „kial vi bezonas dufojan eniron en Belgio?”. Ŝi parolis ĉine tute kvazaŭ ĉinino. Mi kaj mia filino estas la unuaj vizpetantoj el la 20 aliĝintoj de la ILEI-konferenco. Ĉio iris glate, ĉar mi sufiĉe bone preparis la dokumentojn, kaj la konsulejo tuj konsentis kaj donis al ni 30-tagan vizon.
La sekvan tagon la dokumentoj de S-ro LI Lianzhong el nordorienta Ĉinio atingis la konsulejon. Tiu virino telefonis ankaŭ al li kaj demandis ĉine: „Por kio vi vizitos Belgion?”. La sinjoro respondis, ke li iros tien por partopreni Esperanto-konferencon.
„Kio estas Esperanto?” la konsulino tuj demandis scivoleme. S-ro LI tuj prezentis nian karan lingvon al ŝi.
„Do, kie oni povas lerni la lingvon?” „Oni povas lerni Esperanton en Interreto.”
Post tio laŭ peto de la konsulino s-ro LI instruis al ŝi kelkajn vortojn kiel jes, ne, dankon, ĝis revido.
S-ro LI sentis ŝian gajan humoron el la alia flanko de la telefono. Verŝajne la konsulino ege kontentis pri tiu ĉi babilado. Do, lia vizpeto tuj estis kontentigita kaj li akiris vizon de 15 tagoj al Eŭropo.
20 tagoj pasis. Post kiam aliaj 4 aliĝintoj de la ILEI-konferenco sendis siajn dokumentojn al la belga konsulejo en Beijing, neatendite, ili ricevis telefonvokon, ne ĉine, ne france, sed en Esperanto!
La konsulino Esperante demandis al ili „kio estas via nomo? kial vi iros al Belgio? …” La unua bone parolas Esperanton, do, ne estis problemo. La konsulino tre ĝojis kaj diris al ŝi, ke ŝi nomiĝas Jenny, ŝi ĵus eklernis E-on.
Sed bedaŭrinde alia vizpetantino estas komencanto, ŝi ne bone komprenis kaj ne sciis kiel respondi. La konsulino malĝojis, dirante ĉine: „Vieĉ ne kapablas paroli Esperanton, kial kaj kiel vi partoprenos E-konferencon?” Poste la
IPR 15/3»738
— página 39 del PDF —
konsulino telefonis al la oficejo de la mezlernejo, kie nia samideanino laboras, demandante, ĉu vere ŝi iam lernis Esperanton. La oficejestro jesis.
Nia samideanino ege timis, ke la konsulejo rifuzos ŝian vizopeton. Si turnis sin al mi kaj demandis min, kion fari. Kion fari? Ankaŭ mi ne sciis. Kiu povis antaŭvidi, ke la konsulino parolas Esperanton!
La 1-an de junio mi ricevis telefonalvokon de S-ino Sanoza, kiu loĝas en la sama urbo kiel mi. Ŝi sufiĉe longe preparis siajn dokumentojn kaj sufiĉe longe atendis la rezulton de la decido de la konsulejo, kaj finfine informiĝis, ke la pasportoj de ŝi kaj de ŝia nepino jam estas survoje. Babilante, ŝi diris al mi, ke ankaŭ ŝi ricevis E-telefonvokon de la belga konsulejo. Ŝi tuj respondis ankaŭ en Esperanto, dume, Sanoza ne kaptis unu frazon de la konsulino, dirante: „Mi ne komprenas vin”. Aŭdinte tion, la konsulino tuj ŝanĝis la lingvon kaj daŭrigis la demandojn en la ĉina lingvo.
GONG Xiaofeng (Arko)
La 49-a konferenco de ILEI, 30 julio – 6 aŭg. 2016
En la betulurbo pri aktualaj evoluvojoj de lernado
La unua nomparto de la venonta konferencurbo de ILEI, Nyiregyhaza en Hungario [vd la urban blazonon sekvapaĝe], signifas betulo (Nyir) kaj ĝi estis unuafoje skribita kiel urbonomo en la jaro 1209. Ĝi simbole asociiĝas kun la konferenca temo:
| Novaj vojoj de lernado |
Kiel la arbo, kiu plej frue folias post la vintro, la betulo en tradiciaj kulturoj de slavoj kaj keltoj havas simbolan signifon de printempo, renoviĝo, kresko kaj adaptiĝemo. La lernado, siaflanke, akompanas unue la printempon de homa vivo, la kreskon de infano en plenaĝulon kaj tutvivan kreskigon de la kapablo adaptiĝi al la vivmedio per la bezonataj scioj kaj lertoj.
Novaj vojoj de lernado en la moderna pedagogio signifas ne nur novajn lernteknologiojn kaj instrurimedojn, sed unuavice novan aliron al la lernado kaj instruado kaj ŝanĝitajn rolojn de la lernanto kaj la instruanto en la lernprocezo. Estas tasko de ILEI sekvi tiun evoluon por progresigi la
IPR 15/3739
— página 40 del PDF —
pedagogion de Esperanto konforme al siaj Statuto kaj rolo en la Strategia laborplano de UEA. La Altlernejo de Nyiregyhaza (Nyiregyhdzi Foiskola) kun sia Filologia fakultato estas bona loko por diskutoj pri tiu temo.
Ĉi tiu teksto estas alvoko al ĉiuj agantoj de ILEI proponi programerojn kaj kontribui al sukceso de la konferenco. Skribu al la estrarano pri konferencoj se:
e Vi havas E-pedagogiajn kaj ILEI-organizajn demandojn por dumkonferenca traktado en Nyiregyhaza;
e Vi mem pretas gvidi diskutrondon aŭ laborgrupon, aŭ prelegi pri certa temo;
e Vi povas partoprenigi al la konferenco grupon de komencantoj aŭ progresantoj por adekvata E-kurso;
e Vi interesiĝas pri E-instruista trejnado;
e Vi mem pretas instrui en E- kurso aŭ porinstruista trejnseminario;
e Vi havas alian deziron aŭ programproponon.
Viaj fruaj reagoj al ĉi tiu alvoko helpos fruan skizon kaj postan konkretigon de la konferenca programo. Anticipan dankon! Dume LKK preparas ĉion necesan por lanĉi la aliĝilon kaj mendilon de konferencaj servoj. Tion vi ricevos tra la retpaĝoj kaj aliaj komunikkanaloj de ILEI kaj per la sekvonta numero de IPR.
Bonvenon en Nyiregyhdza la 30-an de julio 2016.
Estrarano pri konferencoj, Radojica PETROVIĈ «radojica.petrovic.rs(Qgmail.com»
ILEI-FEST: Elano sen sekvo
La intenco estis lanĉi duan semajnon en 2016: ne nur la kutiman ILEI- Konferencon, sed plian renkontiĝon kun la nomo ILEI-Festivalo de
IPR 15/3»740
— página 41 del PDF —
Esperantaj kulturo kaj pedagogio en Bjelovar, Kroatio. Tion ni jam anoncis en niaj antaŭaj eldonoj. Bedaŭrinde la komencaj laboroj kun kroataj kolegoj estis malfacilaj kaj finfine la estraro decidis rezigni pri tiu evento en 2016. La ideo restas alloga kaj eble konkretiĝos iam en la estonto.
Mireille GROSJEAN, Prez de ILEI
Informoj pri ILEI
Laborkomisionoj /en revizio]
Ekzamena: Karine Arakelian (prezidanto), Mireille Grosjean (vicprez.), Christophe Chazarein, Monika Molnar, Giridhar Rao, Jĉrĉmie Sabiyumva, Han Zuwu.
Elekta: Aurora Bute (gvid.), Monique Arnaud, Synnove Myntinnen.
Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola.
Lerneja: Julian Hernandez, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerkoviĉ, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi.
Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: Mireille Grosjean.
Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean.
Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Ilona Koutny, Radojica Petroviĉ, Kristin Tytgat. Estrare: Gong Xiaofeng „Arko”.
Enmovadaj partneroj (entute 14)
EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokŝrrvŝgen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog(DQkolumbus.fi.
E(GI (Edukado ĉe Interreto): Vitazna 840/67A, SK-958 04 Partizanske, Slovakio, info(Qikso.net. Tel: (1421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/.
Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kovats, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto(Qedukado.net.
ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (749) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsofia Kor6dy, zsofia.korody(Desperanto.de.
IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio)
TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petroviĉ. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Petra Smideliusz.
UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Reprezentanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill.
kaj aliaj
Ekstermovadaj partneroj (entute 8)
ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Europo) Repr. de ILEI: Zsofia Korody, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean.
IPR 15/3»41
— página 42 del PDF —
UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro.
Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Esperanto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud(Q) aliceadsI.fr, Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (33) 4 73 84 90 60.
kaj aliaj
Membreco kaj pagado por diversaj servoj
Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de ZPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande.
Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. «ilei.kasisto(dgmail.com~. Bv klare indiki la celon de via pago.
La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI- konto ĉe UEA. Jen detaloj:
a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU.
b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGBO000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago.
“ Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona kaj 70 € por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton.
4 ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL).
“ Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
Redakciaj informoj
Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio, tel: (132-3)-234 34 00. Redaktoro: NEMETH Jozsef, F6 u. 41/5, HU-8531 IHASZ, Hungario, «jozefo.nemeth(dgmail.com», http://www.ilei.info/ipr/; tel: (136-70) 931-0530.
La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, «moerbeekriagmail.com.
Ni fermis la nunan numeron la 11-an de septembro 2015, redaktofino por la sekva numero: la 31-an de oktobro 2015.
IPR 15/3»42
— página 43 del PDF —
Malfermo de la 48-a Konferenco. De maldekstre: Ariadna Garcia Gutierrez (TEJO), Stefan MacGill (UEA), Jean Vandecasteele (la urbestro), Mireille Grosjean (ILEI), Kristin Tytgat (LKK), Marc Cuffez (LKK). Fotis Monika Molnar.
Grupa foto de la konferencanoj antaŭ la urbodomo post la malfermo de la Konferenco. Fotis loka profesiulo por gazeto.
IPR 15/3»43
— página 44 del PDF —
PREMIO MAURO LA TORRE
«
0.
(e) “tende
E
L Speranto terkrachtel
IPR 2015/4
— página 1 del PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 45 – trimonata
15/4
Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Heidi Goes Peter Grbec Mireille Grosjean Maritza Gutiérrez González
Huang Yinbao Marija Jerkoviĉ Ilona Koutny Jozefo Németh Françoise Noireau Radojica Petrović, Dima Ŝevĉenko Bert Ŝuman Bob Williamson
— página 2 del PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN): ………………………………………………………. 3 Maritza GUTIÉRREZ GONZÁLEZ: Kuba metodo de alfabetigo […] …………. 4 HUANG Yinbao: Lingvoj en dialogo inter Ĉinio kaj la mondo (I.)…………… 9 Mireille GROSJEAN: La plezuro instrui (recenzo) ……………………………….. 13 Heidi GOES: E-instruado en Nederlanda Hindio en la jaroj 1920-1940 … 14 Tute nova situacio (Mireille GROSJEAN) …………………………………………… 22 Instruado per Duolingo en Slovenio (Peter GRBEC) ……………………………. 23 El la landoj kaj sekcioj (FR, HU, CA, HR, PL, RU) ……………………………. 25 Konferenca temo, 2016: Novaj vojoj de lernado (Radojica PETROVIĈ) …. 35 Aliĝilo por la 49-a Konferenco de ILEI en Nyíregyháza (HU) 2016 …….. 38 Konferencoj 2017 kaj 2018 (konkurso) (Radojica PETROVIĈ) ……………… 40 Informoj pri ILEI ……………………………………………………………………………. 41
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>. Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Rilatoj kun Unesko kaj FIPLV. Reprezentado de ILEI ĉe UEA. Informado al ekstero. Ekzamenoj. Vicprez.: GONG Xiaofeng „Arko”, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. <arko.gong@qq.com>. Universitata agado. Sekretario: Emile MALANDA NIANGA. P. O. BOX 2787 Cape Town 8000, SudAfriko. <emalandan@yahoo.fr>, <ilei.sekretario@gmail.com> Kontakto kun sekcioj. Koleghelpa Kaso. Vicsekr.: Elena NADIKOVA. ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. E-centroj. Estrarano pri financoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Konferencoj, rilatoj kun TEJO, retaj aferoj, „Interkulturo”. Estrarano: Ivan COLLING. Cx.P. 1701, Ag. Mal. Deodoro, Curitiba, PR. BR80011-970, Brazilo. <iecolling@yahoo.com.br>
IPR 15/42
— página 3 del PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario, vic-prez. de UEA Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1
AdE – Akademio de Esperanto
Titolpaĝe: Nyíregyháza (HU), nia konferencurbo en 2016, atendas vin (vd. p. 35-39.) Dorskovrile: Septembraj laborkunsidoj en Hungario (vd. p. 29-30)
Enkonduko Karaj legantoj, Nia Ligo estas tutmonda kaj religie neŭtrala. Kial do aperas preĝejo sur la emblemo de nia Konferenco? Sur via revuo ĵus ricevita vi vidas la emblemon de nia 49-a Konferenco, kiu okazos en la hungara urbo Nyíregyháza. La signifo de la nomo de la urbo entenas ideon de kristana preĝejo kaj de betuloj. Pro tio aperas kaj preĝejo kaj betulo en la emblemo. Pro tio ni jam lanĉis la kromnomon „betulejo” por nia konferenca loko. Eble iam ni havos konferencon en Sankta Barbara en Usono aŭ en Santiago en Ĉilio, ankaŭ kristanaj nomoj; aŭ en iu ĉina urbo kun budhisma signifo… aŭ en la urbo Kōbe en Japanio, kie „kō” signifas „dio” laŭ la ŝintoisma religio. Ni ne povas influi la urbonomojn. Vidindaĵoj kaj monumentoj abundas en Nyíregyháza, inter ili tiu bela preĝejo sur la kovrilpaĝa foto. Espereble en Nyíregyháza ni ĉiuj kreskos en niaj konoj kaj saĝeco, kiel betuloj kreskas sur fekunda tero. Mireille GROSJEAN
IPR 15/43
— página 4 del PDF —
Kuba metodo de alfabetigo: sociaj sekvoj en Latinameriko de Maritza GUTIÉRREZ GONZÁLEZ (Kubo) ENKONDUKO Unesko agnoskis, ke la internacie proklamita celo por redukti analfabetecon en la jaro 2015 estas nerealigebla, tiel, ke oni alvenas al tiu jaro kun simila nombro da analfabetoj sur nia planedo, tio estas, pli ol 774 milionoj, el kiuj 72 milionoj estas infanoj sen lernejoj, kaj bezonatas pli ol 30 milionoj da tiucelaj instruistoj. En sia raporto pri apliko de la Internacia Agadplano por la Jardeko de Alfabetigo de UN, laŭ la rezolucio 59/149 de la Ĝenerala Asembleo, la Ĝenerala Direktoro de Unesko deklaris: „La (kuba) programo „Mi ja povas” estas dividata de kelkaj landoj de Latinameriko kaj Karibio por impulsi alfabetigon efikan kaj je malalta kosto. La metodo uzatas en Bolivio, Brazilo, Kubo, Ekvadoro, Grenado, GvineoBisaŭo, Honduro, Meksiko, Mozambiko, Nikaragvo, Nov-Zelando, Paragvajo, Peruo, Dominika Respubliko, Sud-Afriko, Orienta Timoro kaj Venezuelo. Ĝi kombinas edukadon distancan kaj ĉeestan instruadon kun personigita karaktero”. Sendube la noveca alfabetiga metodo „Mi ja povas”, kreita en la jaro 2000, nuntempe uzata, baziĝas esence sur aŭdvida materialo; ĝi gajnis la internacian premion de edukado Reĝo Sejong de Unesko en la jaro 2006. La sistemo faciligas solvon de universala problemo por tiuj landoj kun la plej granda nombro da analfabetoj, tio estas manko de instruantoj, eĉ por alfronti la elementan edukon. Alfabetigo per radio-kaj-televido estas edukaj formoj profitdonaj, ĉiam kiam oni prikonsideru, dum la tuta procezo alfabetiga, la organizon, planadon, kontrolon kaj taksadon. La lernolibro „Mi ja povas” Kreita de la kuba profesorino Leonela Relys, tiu ĉi metodo iras de konataĵoj (ciferoj) al nekonataĵoj (literoj) kaj baziĝas sur sperto. Temas pri integriga
IPR 15/44
— página 5 del PDF —
metodo konsistanta el tri etapoj: trejnado; instruado lego-skriba kaj plifirmigo. Ĉiu leciono havas ĝeneralan karakteron, tial oni rekomendas, ke la partoprenantoj unue observu ĝin komplete. La baza tenilo de la instruado por lego-skribo estas aŭdvida instrumento kombinata kun lernolibro, kiu sekvas la vojon de tri simboloj: orelo-okulo (aŭskulti vidi), orelo-libro (aŭskulti legi), orelo-skribilo (aŭskulti skribi). La koncepto prezentata de tiu alfabetiga metodo iras preter la simpla akirado de kapabloj kaj ecoj en scipovado de literoj kaj ciferoj, tial, ke ĝi ankaŭ celas plibonigon de la funkcioj bezonataj ĉiutage en la normala homa vivo (funkciiva) kaj kresko de konsciiĝo kapabla transformi la homan vivon kaj agadon (konsciiga). Temas pri konceptado kun integrada karaktero, favoranta konstantan dialogon (dialogiko); oportunan cerbumadon fronte al temoj kaj situacioj objektivaj kaj subjektivaj (cerbuma), kaj faciliganta debaton kaj diskutadon (problemiga). En ĉiu leciono oni pritraktas tre interesajn temojn surbaze de la plej komunaj bezonoj de la regiono: sano, familia kunvivado, atento al maljunuloj, konservado de la naturo kaj medio, historio kaj kulturo de niaj popoloj, i.a. En tiaspeca organizado de alfabetigo la televido iĝas la ĉefa dissendanto de la starigita koncepto kaj konsistigas bazan tenilon de la tuta procezo instrulerniga. Alfabetigo per televido I. Etapoj de la instrumetodo lego-skriba: Trejnado: ĝi inkluzivas la unuajn 10 lecionojn de la metodo, el kiuj la unuaj kvin ebligas familiariĝon, evoluigon de parola esprimo kaj kapabloj psikomotoraj; kaj certigon de skriba cifer-reprezento inter nulo kaj trideko. La aliaj kvin lecionoj celas vokal-lernadon. Lernado de lego-skribado: ĝi inkluzivas 42 lecionojn. En la unuaj 23 lecionoj oni lernas ĉiutage novan literon aŭ fonemon. En la ceteraj 19 lecionoj oni enkondukas la malfacilaĵojn prezentatajn de la koncerna lingvo.
IPR 15/45
— página 6 del PDF —
Plifirmigo: la celo estas fiksi konataĵojn, certigi ĉion lernitan en difinitaj momentoj kaj kontroli, ĝis kiu punkto oni bone lernis. Ĝi enhavas 11 lecionojn plus lastajn du pri redaktado; plifirmigi la lernitaĵojn surbaze de la skribsignoj per ludoj, kaj evoluigi la skribadon kaj komprenan legadon ĝis tre elementa nivelo. La rolo de la faciliganto devas centriĝi en tiuj konoj bezonataj kaj doni iaspecan klarigon petatan de la lernantoj cele al plifirmigo de la diversaj skribaj ekzercoj. II. Ĉeesta renkontiĝo Tre gravas, ke ĉiu faciliganto bone konu la partoprenantojn kaj sciu, kiel helpi ilin; pro tio oni devas taŭge klasifiki la lernantojn: 1. pure analfabetaj: personoj, kiuj neniam vizitis lernejon. 2. duon-analfabetaj: personoj, kiuj iam vizitis lernejon, ankaŭ inkluzivendas personoj, kiuj rekonas la literojn kaj scipovas skribi kelkajn vortojn. 3. Specialaj analfabetoj: personoj kun edukaj bezonoj specialaj kaj tiurilate oni devas prikonsideri fizikajn handikapojn. III. La lernolibro „Mi ja povas” Ĝi prezentas saman formaton en ĉiu paĝo kaj oni ĝin konceptis surbaze de rekta ligo inter ciferoj kaj literoj, tiel, ke la lernanto starigu asociadan procezon inter la konataĵoj (ciferoj) kaj nekonataĵoj (literoj). Tio signifas, ke en la lernolibro oni donis al ĉiu litero numeron. En la centro de la lernolibro aperas tabulo, kiu celas resumi ĉiujn literojn aŭ fonemojn lernitajn, por ke la lernanto plenumu la taskojn en ĉiu ekzerco indikitajn plej facile kaj rapide. En la lasta paĝo de la lernolibro oni enmetis kelkajn kombinojn triliterajn aŭ eĉ plimultliterajn, ankaŭ konatajn kiel miksajn silabojn. La spacoj signitaj per krajono en la lernolibro celas, ke la gelernantoj skribu, sed ne sufiĉas, do oni devas uzi aldonan kajeron. Estas esence, ke la faciliganto laboru en la ekzercigado, por evoluigi kapablojn psikomotorajn, antaŭviditajn en diversaj paĝoj tiucelaj aŭ per fizika ekzercado subĉiela.
IPR 15/46
— página 7 del PDF —
Oni instruas 65 ’horojn’: lecionojn dum po 30 minutoj kvinfoje semajne. La partoprenantoj ricevas lernolibron senpagan, kombinantan ciferojn kaj literojn plus la agadon de la faciliganto. La lecionoj ankaŭ donas informan enhavon kontribuante al kono de kulturaĵoj kaj kresko de la kultura nivelo de la lernantoj. La tuta lerno-procezo en la unua etapo, lego-skriba, daŭras tri monatojn. La evoluigitaj metodoj estas eklektika, miksa, kunmetita aŭ ĉioenhava; oni ankaŭ uzas teknikojn kaj procedojn aŭd-vidajn kaj motorajn en kombino kun analizo kaj sintezo. Sekvoj en ĉefe Latinameriko Tiu ĉi metodo estis unue aplikata en Haitio, Nikaragvo, Nov-Zelando, Salvadoro, Honduro, Mozambiko kaj en Venezuelo, kies rezultoj estas nekontesteblaj. Oni adaptis ĝin por uzo en Paragvajo en la gvarania lingvo kaj ekis en Meksiko en la ŝtato Michoacán; en Haitio pro la konkretaj cirkonstancoj de la lando oni aplikis la metodon per radio. En Bolivio oni ĝin aplikas ankaŭ en la keĉua kaj ajmara lingvoj, dum ankaŭ en Nikaragvo oni ĝin enkondukis ne nur en la hispana lingvo sed ankaŭ en lokaj lingvoj. Jen kelkaj statistikaj datumoj de la jaro 2007: LANDOJ Argentino Venezuelo Bolivio Honduro
FACILIGANTOJ
ALFABETIGITOJ
1 500 101 000 22 153 827
9 500 1 482 543 106 546 9 014
Inter la jaroj 2005 kaj 2007 en Argentino kreiĝis pli ol 400 alfabetigaj centroj, kie studas kelkaj miloj da personoj; en Nikaragvo estas alfabetigitaj pli ol 70 000 personoj; en Venezuelo ĝi funkcias sub la regado de la tiel nomata Misio Robinson, kiu transiris al superaj etapoj; en Honduro partoprenis en la programo pli ol 10 000 personoj, post kio pliaj cent miloj aliĝas iom post iom laŭ la planoj; en Gvatemalo jam estis alfabetigitaj dekomence pli ol milo da personoj kaj oni ĝin etendis tra 11 komunumoj. En Meksiko jam alfabetiĝis pli ol 204 160 personoj kaj dume en Ekvadoro reduktiĝis la indico de analfabetoj de 11,9% ĝis 3,9% tial, ke jam estas alfabetigitaj pli ol 37 500 personoj. Ankaŭ landoj kiel Kanado kaj Hispanio interesiĝis pri utiligo de la kuba programo.
IPR 15/47
— página 8 del PDF —
RESUMO Faktoj kaj perspektivoj La kuba Latinamerika kaj Kariba Instituto Pedagogia (IPLAC) estas institucio de supera edukado kun sidejo en Havano, kies rolo estas vastigi la rezultojn de la insula edukado je internacia skalo, impulsi la sciencajn kaj akademiajn rilatojn kun institucioj landaj kaj eksterlandaj kaj kontribui al pliklerigo de instruistoj kaj profesoroj de la regiono per diversaj formoj de postdiploma eduko. La katedro de Alfabetigo kaj Edukado por Gejunuloj kaj Adoltoj de tiu instituto disponas pli ol 400 fakulojn preparitajn por asesorado kaj kontrolado de alfabetigaj projektoj per radio kaj televido. Pro la fakto, ke ekzistas landoj, kie regas altaj indicoj de analfabetismo kaj bezonatas evoluigi kursojn postsekvajn, Kubo proponis tiujn kursojn aplikeblajn eksperimente aŭ teste, en komunumoj, kaj poste ampleksigi ilian aplikon al regiono aŭ tuta lando. Tiamaniere ĝi evoluadis tra dudeko da landoj. La alfabetigaj programoj per radio kaj televido, laŭ konkretaj cirkonstancoj kaj laŭ landoj, plenumis la celon kontribui al la redukto de analfabeteco kaj faciligi aliron al elementa kaj permanenta edukado, celo kolektive akceptita en la Kadro de Aktoj de Dakaro, kaj en la interkonsentoj de la Konferenco de Ministroj de Cochabamba, Bolivio, en tiu ĉi kampo. Pli ol tri milionoj da personoj en 28 landoj lernis legi kaj skribi per tiu ĉi metodo – kaj la nombro daŭre kreskas – kiu transdonas metodologion kun plena respekto al la originaj lingvoj de la komunumoj, kie ĝi funkcias. La kurso havas versiojn en 12 lingvoj, inter ili la gvaranian, keĉuan, ajmaran. Danke al tiu ĉi programo landoj kiel Bolivio kaj Venezuelo sin deklaris teritorioj liberaj je analfabetismo. Kiel parto de la novaj perspektivoj kreitaj pro la pozitivaj rezultoj de la alfabetiga metodo la kuba instituto IPLAC proponis daŭrigan programon nomatan „Mi ja povas plu”, kies apliko komenciĝis en Venezuelo kun la celo doni kontinuecon al la alfabetiga procezo. La nuna programo ebligas plifirmigi la lernitaĵojn kaj avanci ĝis la kvara grado de la elementa edukado. Alia celo estas eduki homojn lerni sendepende kaj konstante kaj konsciigi ilin pri la civitana identeco per lernado de kulturo kaj historio de la propra lando.
IPR 15/48
— página 9 del PDF —
Sendube restas obstakloj kaj la kubaj fakuloj daŭre pritaksas la realigon kaj funkcipovon de la programo, adaptas ĝin laŭ la konkretaj kondiĉoj de la diversaj landoj kaj postsekvas ĝin konstante. La alfabetiga programo konsistigas parton de interkonsentoj inter la diversaj landoj kaj estas aparte impulsata de la regiona integrada projekto konata kiel Alianco Bolivara por la Amerikaj Popoloj (ALBA), iniciatita de Venezuelo. Ĝi daŭre havas subtenon de Unesko tial, ke la programo plene kongruas kun la celoj de tiu ĉi internacia institucio cele al reduktado de analfabetismo sur nia terglobo. Bibliografiaj referencoj 1. CEDES. Centro de Estudios para Desarrollo Sociocultural. El método cubano de Alfabetización, 2007. 2. Boletin U.M.M.E.P. Argentina. Campañas de Alfabetización. 3. IPLAC. Alfabetización por radio y televisión. Leonela Relys 4. Castañeda Yánez, Margarita: Los medios de comunicación y la Tecnología Educativa. México, Ed. Trillas, 1985. 5. Coordinación Nacional Programa de Alfabetización, Bolivia, 2007. 6. Misión Robinson Yo si puedo, Venezuela.
Lingvoj en dialogo inter Ĉinio kaj la mondo1 (parto I.) de HUANG Yinbao „Trezoro” (Ĉinio) 1. La mandarena lingvo En la ĉina lingvo „Ĉinio” signifas „centran landon”. En la antikva Ĉinio sen bona konscio pri la mondo, ĉinaj prauloj opiniis, ke Ĉinio estas la centro de la tuta mondo, ke ĉiuj aliaj landoj estas ĉirkaŭaj kaj flankaj, ke la ĉina reĝo estas la reĝo de la tuta mondo. Dum longa tempo, najbaraj landoj ofte sendis bovojn, ŝafojn, vestaĵojn kaj bongustaĵojn por flati ĉinajn reĝojn. Por bone komuniki kun la reĝoj, ili devis lerni la mandarenan lingvon. La mandarenoj opiniis, ke Ĉinio kiel la centra 1 Prelego el la Simpozio „Lingva justeco kaj paco – kiuj defioj por la nuna mondo”, Oostende, 23-24 julio 2015
IPR 15/49
— página 10 del PDF —
kaj kiel la plej grava lando plej verŝajne ne bezonas lerni fremdajn lingvojn, kaj la najbaraj landoj devas lerni la mandarenan lingvon. Tial la mandarena lingvo estis la oficiala dialoga lingvo inter Ĉinio kaj la mondo. 2. La latina lingvo Antaŭ 300 jaroj Rusio ofte agresis Ĉinion. Ĉinio foje sukcese forpelis la rusan armeon, tamen post nelonga tempo la rusa armeo denove agresis, foje kaj refoje. Ĉina reĝo ege ĉagreniĝis pro tio. En 1672 kristanoj, nome la portugalo Thomas Pereira (1645-1708) kaj la franco Joan Franciscus Gerbillon (1654-1707), vojaĝis al Ĉinio por disvastigi kristanismon. Ili scipovis muzikon, matematikon, fizikon, la rusan lingvon, latinan lingvon kaj ĉinan lingvon. La ĉina reĝo Kanĝi ĝoje akceptis ilin kiel servajn oficistojn. Ili poste grave rolis en la ĉina historio, ĉar ili kapablis paroli la ĉinan, rusan kaj latinan lingvojn. En 1686, la ĉina armeo sukcese forpelis la rusan ameon, okupis la urbon Nepĉu kaj minacis regi pli vastan teron de Rusio. La rusa armeo plene malvenkis kaj proponis fari traktaton kun Ĉinio por ĉesigi la militon. Ĉinio ne kredis la promeson de Rusio, ĉar Rusio multfoje malplenumis siajn promesojn. Ĉinio finfine akceptis proponon de la kristanoj Thomas kaj Franciskus konsenti fari traktadon kun Rusio. La 7-an de septembro 1689, Ĉinio kun Rusio faris traktaton en Nepĉu (la nuna urbo Nerchinsk de Rusio). La reĝo ordonis, ke la du kristanoj Thomas kaj Franciscus faru tradukadon por la ĉina flanko, ĉar la ĉinaj ambasadoroj ne komprenis la rusan lingvon. Rusio kaj Ĉinio preparis la traktaton aparte en la rusa kaj la ĉina lingvoj. Tamen la ĉinaj ambasadoroj subskribis nur la ĉinlingvan traktaton, sed rifuzis subskribi la ruslingvan traktaton, ĉar ili timis, ke la ruslingva dokumento malsamas de la ĉinlingva versio. Tiuokaze la du kristanoj preparis dokumenton en la latina lingvo. Finfine la ambasadoroj de la du flankoj kune subskribis nur la traktaton en la latina lingvo. Fakte la ĉinaj ambasadoroj tute ne komprenis la enhavon de la traktato en la latina lingvo. Laŭ la traktato, Rusio promesis ne plu agresi Ĉinion; Ĉinio retiris la armeon kaj donacis al Rusio pli vastan teritorion. La ĉina reĝo ege ĝojis pro la sendanĝerigo de la rusa armeo kaj premiis la du kristanojn. La latina lingvo rolis
IPR 15/410
— página 11 del PDF —
kiel ununura neŭtrala lingvo unuafoje en dialogo inter ĉina registaro kaj la mondo. Ekde tiam, la du kristanoj kuraĝe disvastigis kristanismon tra Ĉinio. Post 7-8 jaroj, la du kristanoj mortis unu post la alia. La ĉina registaro rimarkis, ke Rusio subaĉetis la du kristanojn. En la traktado ili trompis la ĉinajn ambasadorojn, kiuj komprenis nek la rusan lingvon nek la latinan lingvon. La ĉina registaro poste decidis starigi ruslingvan lernejon por eduki proprajn tradukistojn ekde 1708. En 1862 la registaro starigis Ĉefurban Komunlingvan Lernejon (ĉine: Jingshi Tongwen Guan). Po ĉirkaŭ 60-120 lernantoj jare lernis la rusan, francan, germanan kaj japanan lingvojn en la lernejo dum 40 jaroj. En 1902 la registaro starigis Ĉefurban Altlernejon (ĉine: Jingshi Taxuetang – nuntempa Pekina Universitato). Dum longa tempo la lingvaj lernejoj aŭ la altlernejoj instruis fremdajn lingvojn ĉefe al oficistoj de la registaro por trejni tradukistojn. 3. La japana lingvo En 1931 la japana armeo agresis Ĉinion; Japanio postulis, ke la ĉinaj lernejoj okupitaj de la japana armeo devige instruu la japanan lingvon. La japana lingvo estis perforte decidita kiel la oficiala lingvo de la regiono „Manzhuguo” en nordorienta Ĉinio regata de la japana armeo. Japanio esperis, ke la japana lingvo rolos kiel la azia lingvo aŭ la unua lingvo en Azio. Multaj lernejanoj devige lernis la japanan lingvon. La lerna tempo de japana lingvo en elementa lernejo superis tiun de la ĉina lingvo. Post la retiro de la japana armeo el Ĉinio, la lernejoj ĉesis instruadon de la japana lingvo kaj la regiono de la tiel nomata „Manzhuguo” rifuzis uzi la japanan lingvon. 4. La rusa lingvo Post la starigo de Ĉina Popola Respubliko gvidata de la komunista partio Sovetunio kiel la ĉefo de la komunista mondo arde kaj miele amikiĝis kun Ĉinio. Ĉinio rigardis Sovetunion kiel modelon de la venonta Ĉinio. Amaso da ĉinoj veturis al Sovetunio por studi marksismon, leninismon, komunismon, sciencon, teknologion, kulturon kaj metodon konstrui idealan komunisman landon. Kaj Sovetunio favore sendis multajn specialajn fakulojn por helpi Ĉinion. Dume Ĉinio ege bezonis ruslingvajn parolantojn. Multaj lernejoj komencis instrui la rusan lingvon kaj multaj homoj komencis lerni la rusan lingvon. Oni fieris pro tio, ke ili kapablas paroli kelkajn rusajn
IPR 15/411
— página 12 del PDF —
vortojn. La rilato inter la du landoj atingis rekordan intiman amikecon, same kiel geedzoj en la mielperiodo. Post la finiĝo de la miela periodo, Sovetunio retiris la specialajn fakulojn el Ĉinio kaj Ĉinio retiris la studentojn el Sovetunio. Ĉinoj perdis intereson al Sovetunio kaj pri la rusa lingvo. Multaj lernejoj ĉesis instrui la rusan lingvon. 5. La angla lingvo En la 80-aj jaroj, post reformado kaj pordmalfermo, gvidita de la ĉina ŝtata eksgvidanto S-ro Deng Xiaoping, Ĉinio deziris komuniki kun la mondo, proksimiĝi kaj amikiĝi kun la fortaj landoj, kiuj aŭ parolas la anglan lingvon aŭ favoras la anglan lingvon. Ĉinio esperis lerni modernajn sciencon kaj teknologion kaj vendi ĉinajn varojn al fremdaj landoj. Oficialaj parolistoj de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio komencis uzi la anglan lingvon en gazetaraj konferencoj. Kaj la registaro eldonis ĵurnalojn en la angla lingvo. Preskaŭ ĉiuj lernejoj komencis instrui la anglan lingvon. Ekster lernejoj aperis amasoj da kursoj pri angla lingvo. Kelkaj tre konataj instruistoj de la angla lingvo kiel Chen Lin, Xu Guozhang kaj Li Yang iam fariĝis steluloj eĉ pli konataj ol belegaj filmaj stelulinoj. Ili ne kuraĝis promeni surstrate, alie ili estus sieĝataj de prianglalingvaj interesatoj. Se junuloj ne lernis la anglan lingvon, ili ne rajtis viziti bonajn lernejojn, kaj ili kompreneble perdus ŝancon eniri en altlernejojn. Studentoj malsukcesintaj en la ekzameno pri la angla lingvo en universitato ne povus glate diplomiĝi, magistriĝi kaj doktoriĝi, ricevi bonajn postenojn post diplomiĝo. Kaj poste oni rimarkis, ke plejparto de la lernantoj de la angla lingvo fakte kapablas nek skribi, nek paroli, kaj la lingvo por ili estas tute senutila. La plendo kontraŭ instruo de la angla lingvo tagon post tago kreskas. Aperis multaj artikoloj kontraŭ la angla lingvo. Oni rimarkis, ke fakte multaj lernintoj de la angla lingvo ne rilatas kun la angla lingvo dum la tuta vivo. Iam la Miyun-Gubernio en Pekino lanĉis projekton por konstrui „Anglalingvan Urbon” en Pekino. Laŭ la projekto ĉiuj homoj, kiuj volas eniri en la urbon, bezonas specialajn „pasportojn” kaj nur anglalingvaj parolantoj rajtas havi la pasporton. Tio signifas, ke ordinaraj ĉinoj, kiuj parolas nur la ĉinan lingvon kaj ne kapablas paroli la anglan lingvon, ne rajtas eniri en la urbon. Post la publikigo de la projekto tuj aperis dekmil diversaj kontraŭaj voĉoj el diversaj ĵurnaloj kaj retejoj. Multaj homoj telefone demandis la registaron por esprimi kontraŭajn vidpunktojn. Ankaŭ mi telefone vokis, tamen mi ne
IPR 15/412
— página 13 del PDF —
sukcesis, ĉar la telefono estis blokita de amaso da alvokantoj. Post kelkaj tagoj la oficialaj parolistoj de la gubernia registaro deklaris nuligon de la projekto laŭ la proponoj de la civitanoj. La projekto estis pinta ago perforti ĉinajn popolanojn per la angla lingvo. (daŭrigota)
La plezuro instrui Nova maniero rigardi la instruistan profesion de Mireille GROSJEAN (Svislando) Kebekio estas avangarda regiono. Francparola parto de Kanado, la plej granda provinco de tiu nordamerika Ŝtato, ĝi etendiĝas sur giganta teritorio norde de la riverego Saint-Laurent (Sankta Laŭrenco). Montrealo estas la kvara plej granda franclingva urbego post Parizo (Francio), Kinshasa (DR Kongo) kaj Abidjan (Ebur-Bordo). En Romandio (la franclingva parto de Svislando) en la kampoj de homaj sciencoj kaj edukado ni ofte aŭdas pri novaj tendencoj, kuraĝaj analizoj, interesaj malkovroj el Kebekio. La lertigistoj rekomendas kebekdevenajn teknikojn arde kaj elkore. Ĉu en Francio kaj aliaj franclingvaj landoj okazas la samo, mi ne scias. Jen tre interesa libro el Kebekio: „La Plezuro Instrui” (fr: le plaisir d’enseigner) de Pierre-Yves Boily, eldonejo Stanke, eldonjaro 1990. Tiu libro estas ne nur interesa, sed amuza kaj kuraĝiga, ĉar ĝi estas pozitiva. Instruisto legante ĝin trovas novan energion kaj freŝan motivon, komprenante la situacion, la faktorojn kaj aspektojn de sia profesio. El tio la instruisto komprenos, kio eblas kaj kio ne eblas. Laŭ Boily instruado estas samtempe arto, scienco kaj tekniko. Instruado ligiĝas al kulturo, sperto kaj kapablo. Ĉirkaŭ la lernejoj ĉio evoluas: la studobjekto, la socio, normoj,
IPR 15/413
— página 14 del PDF —
atendoj, etiko, iloj… Konsekvence la instruisto devas daŭre adaptiĝi, kiel li aŭ ŝi devas daŭre adaptiĝi antaŭ klaso, eĉ se la gramatikaj eroj instruendaj estas ĉiam la samaj. Ĉirkaŭ la instruado cirkulas stereotipoj, kiel „por instrui la anglan al Karlo, vi devas koni… la anglan? aŭ Karlo-n? aŭ la instruarton?” Boily respondas: ĉiujn tri. La instruisto konu Karlo-n, tamen li aŭ ŝi havas samtempe 20 aŭ 30 da Karlo-j antaŭ si; ĉiu lernanto „sidas” en sia aĝo, emoj, atendoj, timoj… Kiel trovi adekvatan tonon por ekrilati kun ĉiuj kaj motivi ĉiujn? Laŭ la franca verbo connaître (koni), kiu fakte signifas naskiĝi kun, Boily montras la gravecon de intima kunvivado kun la gestudentoj, el diroj, eventoj, emocioj, sentoj, kaj finfne amo. Se tio okazas, la instruisto trovos… la plezuron instrui. Tiuj tri vortoj aperas fine de ĉiu ĉapitro de tiu atentokapta libro. Jen ekzemplo, kiu restis en mia memoro post la legado de la libro. Bonvole konsideru la laborkondiĉojn de iu kantisto el la spektakla mondo, el „show business” stelulo, stelulino mondfama kaj riĉega: li aŭ ŝi kantas ĉiun vesperon la saman programon antaŭ nova publiko; instruisto aperas ĉiun tagon antaŭ la saman publikon kaj devas ĉiun tagon prezenti novan programon. Se iu komparas, instruisto evidente malvenkas. Alia aspekto de tiu komparo: la artisto kantisto havas buĝeton por siaj vestoj… la instruisto ne. Se vi kapablas legi la francan, nepre provu trovi tiun libron kaj legi ĝin de a ĝis z. Ĝi ne plu aĉeteblas, sed vi trovos ĝin en bibliotekoj.
E-instruado en Nederlanda Hindio en la jaroj 1920-1940 de Heidi Goes (Belgio) Enkonduko Ĉu vi scias, ke jam en 1928 en la nuna Indonezio, la tiama Nederlanda Hindio, la estraro de la Nederland-Hindia Societo por Instruistoj (NIOG) akceptis la jenon rilate al Esperanto: La NIOG, rekonante la grandajn avantaĝojn, kiujn ĝi kiel internacia helplingvo proponas super vivanta lingvo, provas kiel eble plej
IPR 15/414
— página 15 del PDF —
rapide realigi ĝian enkondukon en la lernejojn, komencante ĉe la lernejoj por instruistoj kaj la lernejoj de pli alta edukado. La deklaro ne havis la atendatajn sekvojn, kaj naŭ jarojn poste simila propono estis akceptita, ankaŭ sen gravaj sekvoj. Tamen, pro tio, ke multaj esperantistoj estis instruistoj, la lingvo estis instruata en pluraj lernejoj, jam en la 20-aj jaroj sed precipe en la 30-aj jaroj. Ekde junio 1936 okazis ankaŭ oficialaj E-ekzamenoj, organizitaj de la tre aktiva klubo de Malang, Javo. Pri tio raportis eĉ ne-esperantaj gazetoj en la lando; Poste ankaŭ la Nederlandindia Societo Esperantista ‘La Estonteco Estu Nia’ fondis ekzamenkomisionon, kiu organizis ekzamenojn. En la sama periodo aperis longaj kursoj en ne-esperantaj gazetoj kaj disaŭdiĝis lecionoj pere de kelkaj radio-stacioj. La multaj ĉeestaj kursoj ĉe kluboj, organizaĵoj kaj simile ne estos pritraktitaj en ĉi tiu artikolo, kiu estas pli-malpli la transskribo de la prelego de la aŭtoro dum la ILEI-Konferenco en Oostende (20/7/2015). Multe pli da detaloj aperos en ŝia libro pri la historio de la E-movado en Indonezio. 1. Kursoj en gazetoj De seinpaal estis la monata organo de la unuiĝo de eŭropanoj laborantaj ĉe la nederlanda fervoja firmao Deli Spoorweg Maatschappij2 kaj eldonita en Medan de post la fondiĝo de la unuiĝo la 19-an de aŭgusto 1919 ĝis 1932.3 La kurso aperis 6 fojojn kaj konsistis el po 2 paĝoj. Dum la jarkunsido, la 18an de aŭgusto 1922, iu membro de la unuiĝo petis, ke oni anstataŭigu tiun kurson per kurso de la malaja kaj java lingvoj.4 En la sekva numero de la organo la sama peto aperis. La membro, kiu verkis tiun peton, aldonis ke Esperanton li ja taksas utila, sed ke en Hindio, kun malmulte da trafiko, la malaja aŭ java lingvo estos pli utilaj.5 Oni ja povas miri, ke en organo de unuiĝo por eksterlandaj laboristoj aperis pli frue kurso pri E-o ol pri la gravaj enlandaj lingvoj.
2
Vereeniging van Europeesch personeel in dienst bij de Deli Spoorweg Maatschappij.
3 De Sumatra post (1919) kaj Het nieuws van den dag voor Nederlandsch-Indië (1932). 4 De Sumatra post (1922a), 5 Laŭ mencio en De Sumatra post (1922b).
IPR 15/415
— página 16 del PDF —
La kurso en Neratja, verŝajne la unua en la malaja lingvo, estis ebla danke al la penoj de J. Kaptein, P.W. van den Broek kaj Albert Knegt.6 P.W. van den Broek, kiu uzis ‘Esperantist’ kiel sian pseŭdonimon, verkis ĝin. Post enkonduko la 31-an de julio, la sekvaj lecionoj aperis de la 17-a de aŭgusto 1922 ĝis majo 1923 kun malregula intervalo. La sola persono kiu faris la ekzamenon post la lecionoj estis la javano Kamso Wirjosaksono.7 Tamen Wirjosaksono ne jam bone konis la lingvon post ĉi tiu kurso, ĉar post la foriro de Van den Broek, J.T. Kaptein devis pluinstrui al li. Tio malfacilis, ĉar la lernanto ne parolis la nederlandan, kaj la instruisto ne la malajan.8 En la fakrevuo Het Middelbaar Onderwijs por la instruistoj en la mezlernejo en 1927 aperis 4 lecionoj. Temis precipe pri enkonduko pri Esperanto. Pri kelkaj lecionoj aŭ kursoj ni nur scias pere de mencioj en aliaj revuoj, kaj ni ne trovis la lecionojn mem. Ekz.: Laŭ sciigo en Hinda Esperantisto, Wirjosaksono enmetis ekde januaro 1931 E-leciono(j)n en la gazeto Warta Fiag (9-a numero).9 Ni ne nur ne retrovis tiujn lecionojn, sed ankaŭ ne retrovis eĉ la revuon Warta Fiag ie ajn en la reto. Povus esti ke la revuo aperis tiom mallonge ke ĝi nenie konserviĝis. Berita Baroe aperis en Makassar, Celebeso, kaj laŭ informoj en La Praktiko publikigis en 1934 E-kurson.10 La Sperto iom poste sciigis ke la sama gazeto publikigis artikolon pri E-kurso en la urbo.11 Nenie alie pli precizaj informoj haveblas kaj ni ne sukcesis mem kontroli la gazeton. La 8an de oktobro 1936 la gazeto Pewarta Borneo rekomendis E-kurson kaj dissendis specimenan lecionon. Temas pri la „grandsukcesa koresponda kurso de la ‘Centra Esperanta Propaganda Komisiono’” en Nijmegen, kiu havas ĉiujare plurajn milojn da lernantoj, kaj estas enkondukita ankaŭ en Nederlanda Hindujo, sub la administrado de Lim Ek Thoean en Samarinda.12 En la gazeto De Malanger aperis 25 lecionoj, po unu semajne de la 18a de januaro ĝis la 12a de julio 1938.13 Ili aperis ĉiam 6 Holanda Esperantisto (1922). 7 Holanda Esperantisto (1924), Kaptein (1923), Esperantist (1923). 8 Holanda Esperantisto (1924). 9
[Liem] (1931).
10 La Praktiko (1934). 11 La Sperto (1935).
12
La Praktiko (1936).
13 Mencioj en Bataviaasch Nieuwsblad (1938a), Het nieuws van den dag voor
Nederlandsch-Indië (1938), Nia Organo (1937b, 1938a). La lecionoj mem en De Malanger (1938a-1938u).
IPR 15/416
— página 17 del PDF —
en mardo, prepare al la radio-kurso kiun oni dissendis en merkredo. La lecionoj taŭgis ankaŭ por memstudo. La verkanto de la lecionoj estis L. Schoutens, de la aktiva Malanga Esperanto-klubo. En la lastaj lecionoj de la serio, Schoutens instigis la kursanojn ekpartopreni la movadon: en la 22a leciono la kursanoj estis invititaj por ĉeesti la morgaŭan kunvenon de la Malanga Esperanto-klubo, kiu festis tiam sian 3-jariĝon. Enkonduke al la sekvaj du lecionoj li instigis la kursanojn membriĝi al la Malanga Esperantoklubo, kaj sciigis la avantaĝojn de tiu membreco.
Heidi en la Nacia Biblioteko Den Haag (Hago) (NL) 2. Radio-paroladoj kaj -kursoj Dissendiĝis paroladoj kaj kursoj en lokaj kaj nacia radio-stacioj. La koncesio de NIROM (Nederlandsch-Indische Radio-omroepmaatschappij, Nederlandhindia Radio-elsendkompanio) eksplicite sciigis pri la rajto elsendi „en la nederlanda, angla, germana aŭ franca lingvo, en Esperanto aŭ iu alia monda artefarita lingvo, aŭ en la kutime en Nederlanda Hindio uzataj enlandaj aŭ orientaj lingvoj”. Kompreneble estis iom strange, ke oni eksplicite menciis Esperanton, sed neniun konkretan ‘enlandan’ lingvon. La unua parolado pri
IPR 15/417
— página 18 del PDF —
Esperanto verŝajne estis tiu de G. Seubring la 24an de majo 1932 ĉe Bandoengsche Radio Vereeniging. De la 12a de julio 1936 ĝis la 7a de marto 1937 okazis ĉiusemajne ‘Esperanto-duonhoro de G.H. De Heer’ ĉe Bataviasche Radio Vereeniging (1933), aŭskultebla en Batavia. Povus esti, ke ĝi dissendiĝis ankaŭ en Soerabaiasche Radpetataio-Vereeniging. Malangsche Radio-vereeniging (1935): minimume en julio, aŭgusto, septembro okazis monata parolado pri E-o. La 4an de aŭgusto 1935 la katolika radio-elsendo, KRO, kiel parto de PHOHI, uzis parton de sia elsendhoro (21a40-22a40) por parolado pri E-o.14 De 23/6/1936-2/2/1937 ĉe Bandoengsche Radiovereeniging dissendiĝis dusemajnaj kursoj gvidataj de G. Seubring. Ĉe NIROM okazis parolado de S.J. IJselstein la 25an de junio 1937, kiu estis aŭskultebla tutlande kaj eĉ pli for. Oni esperis, ke tio estus komenco de kurso, sed NIROM rifuzis tion. Malangsche Radiovereeniging okazigis de 12/1-13/7/1938 ĉiusemajnajn lecionojn, gvidatajn de L. Schoutens (lige kun la gazetaj kursoj, vidu ĉe De Malanger supre), aŭdeblajn ne nur en Malang sed ankaŭ en Surabaya kaj Ponorogo. Ekde 4/10: konversaciaj lecionoj gvidataj de L. Schoutens kaj s-inoj Schoutens, Alberti kaj Bär. Kristnaske 1938 la protestanta radioelsendo VPRO (Vrijzinnig Protestantse Radio Omroep, liberala protestanta radio-elsendejo) uzis siajn 14 minutojn (22a11-22a25) por kristnask-mesaĝo en E-o kaj la nederlanda, kun muzika interludo (Bataviaasch nieuwsblad 1938). 3. Kursoj en lernejoj En januaro 1927 Kyftenbelt instruis Esperanton al klaso de 34 lernantoj de Hoogere Burgerschool (HBS) en Surabaya. La kurso estis nedeviga kaj okazis unu fojon semajne. Kiam Kyftenbelt forlasis la urbon, H. Jansen transprenis la kurson.15 La Neŭtrala Eŭropa Baza lernejo en Batoe (1935-1938) J.F.L. Lumaye Schuld kaj lia edzino J.P. van Gurp malfermis en februaro 1932 privatan neŭtralan eŭropan bazan lernejon en Batoe (Orienta Javo). Ĝi estis la unua lernejo tie kaj havis multe da sukceso. Li komencis kun 5 14
Soerabaijasch handelsblad (1935).
15 De Indische Courant (1927a, 1927b).
IPR 15/418
— página 19 del PDF —
lernantoj, sed la nombro de lernantoj rapide kaj daŭre kreskis kaj jam en la sama jaro li havis 50 lernantojn. Ili devis dungi trian kaj poste kvaran instruiston. En 1934 aldoniĝis ankaŭ klaso por etuloj kun aparta instruisto. Ĝi ja nomiĝis eŭropa lernejo, sed ĝi akceptis ankaŭ ne-eŭropajn lernantojn, kvankam la du grupoj ne iris en la sama momento al la lernejo: la eŭropanoj venis matene kaj la „ĉinoj kaj indiĝenoj” posttagmeze.16 Ĉe la komenco de la nova lernojaro en aŭgusto 1935 la lernejestro povis ĝoji pri tio, ke denove kreskis la lernantaro: estis nun jam 71 lernantoj kaj 10 etuloj. En raporteto pri la unua semajno de la lernojaro oni anoncis, ke la lernejo estas la unua baza lernejo en la lando, kie oni instruas E-on. La prognozo estis, ke post du jaroj ili povos bone esprimi sin pere de tiu lingvo. La estro esperis, ke ili tiel lernos lingvon, per kiu ili povos kompreniĝi en plejparto de la landoj, dum E-o ankaŭ estas granda subteno ĉe la studo de la modernaj lingvoj.17 La lernejo havis bonan sukceson, kaj devis pligrandiĝi por povi akcepti ĉiujn lernantojn. Fine de decembro 1937 tiu lernejo estis finkonstruita. Antaŭ kaj post la oficiala malfermo la 8-an de januaro 1938 la konstruaĵo estis laŭdata en la gazetaro. Oni aldone konstruis ankaŭ internulejon, kiu ricevis la esperantan nomon Nia hejmo.18 Pri la nova lernejo kaj precipe pri la fakto, ke oni instruas Esperanton tie, oni sciigis eĉ en regionaj nederlandaj gazetoj.19 Nur kelkajn monatojn poste, almenaŭ jam komence de majo, Lumaye Schuld subite ekloĝis en Prigen (Orienta Javo).20 Ŝajne la kialo estis lia dua edziĝo en majo 1938. Lia unua edzino, J.P. van Gurp, iĝis direktorino. Kvankam ŝi havis bonan sukceson kaj jam jaron poste denove povis pligrandi la lernejon, en 1941 ŝi transdonis la lernejon al la registraro, kaj tiel la privata lernejo iĝis ŝtata.21 Ni trovis neniujn indikojn, ke ŝi daŭrigis la Esperantoinstruadon. Diversaj mezlernejoj Meer Uitgebreid Lager Onderwijs (MULO, pli disvastigata bazlernejo), Yogyakarta (1933): laŭ raporto pri OCEO (Orienthinduja Centra Esperanto16
De Indische Courant (1926, 1932a, 1932b, 1935a, 1935b), Lumaye-Schuld (1933). De Indische Courant (1935c). 18 De Indische Courant (1937b, 1938a), Nia Organo (1938a), Soerabaijasch handelsblad (1937b, 1938a). 19 Breskense Courant (1938), Vlissingse Courant (1938). 20 De Indische Courant (1938c). 21 De Indische Courant (1939, 1941). 17
IPR 15/419
— página 20 del PDF —
Organizo) en La Praktiko, en Yogyakarta en 1933 komenciĝis kurso en MULO-lernejo kun 175 partoprenantoj.22 Ni ne trovis pliajn informojn pri tiu kurso. Malangsche Handelsschool (1937): J. van der Bent estis sekretario de la Malangsche Esperanto Club kaj instruisto pri librotenado en la faka lernejo pri komerco, Malangsche Handelsschool. En aŭgusto 1937 li komencis instrui Esperanton en ĝiaj plej altaj tri klasoj, kiuj kune havis 75 lernantojn.23 Meer Uitgebreid Lager Onderwijs (MULO), Cheribon (1938): K. Gorter en septembro aŭ oktobro komencis kurson en la MULO-lernejo de Cheribon kun 100 lernantoj. Sekvajare komenciĝis nova kurso en la sama lernejo. 24. 4. Provoj enkonduki Esperanton oficiale en la lernejoj(n) Multaj esperantistoj en Nederlanda Hindio estis instruistoj. Kompreneble ili provis enkonduki Esperanton ankaŭ oficiale en la lernejojn. Prepare al la jarkunveno de la Nederlandsch-Indisch Onderwijzers-Genootschap la lokaj sekcioj kutimis kunveni kaj priparoli proponojn diskutendajn dum tiu jarkunveno. En la jarkunveno de 1928 en Surabaya la propono de Malang tekstis: „La N.I.O.G., rekonante la grandajn avantaĝojn, kiujn ĝi kiel internacia helplingvo proponas super vivanta lingvo, provas kiel eble plej rapide realigi ĝian enkondukon en la lernejojn, komencante kun la lernejoj por instruistoj kaj la lernejoj de pli alta edukado” kaj tiu de Surabaya: „La N.I.O.G. faru deklaron pri la dezirindecon, ke ĉiuj instruistoj lernu E-on, tiel, ke kiel eble plej rapide oni povas fari proponojn al la registaro pri ĝia devigata enkonduko en la lernejojn”. Ambaŭ proponoj estis akceptitaj kun granda plimulto, tamen sen sekvoj. En jarkunveno de decembro 1937 en Batavia, oni la 28-an de decembro sen multe da debato alprenis la proponon de Malang, en kiu ĝi petis, ke la estraro de NIOG pristudu la eblecon de enkonduko de Esperanto en la mezlernejoj,25 sen plipezigo de la lernoplano ĝenerale.26 La sekcio de Malang estis petita
22 La Praktiko (1933).
23
De Indische Courant (1937a), La Praktiko (1937), Nia Organo (1937a), Soerabaijasch handelsblad (1937a). 24 Nederlanda katoliko (1939), Nia Organo (1938b, 1939). 25 Ili celis kaj la MULO-lernejojn kaj la postaj, veraj mezlernejoj. 26 De Indische Courant (1937c), Soerabaijasch handelsblad (1937c, 1937ĉ).
IPR 15/420
— página 21 del PDF —
kunmeti Esperanto-komisionon.27 La e-istoj rajtis ekspozicii esperantaĵojn en la kunvenejo.28 Ankaŭ la katolikaj instruistoj kunvenis en la sama periodo kaj ricevis proponon el Malang. La Katholieke Onderwijzersbond (Katolika Ligo de Instruistoj, KOB), rivalo de la neŭtrala NIOG, ne akceptis la proponon enkonduki E-on en la MULO-lernejojn kaj la lernejojn por instruistoj, ĉar tio tropezigus la lernoplanon. En decembro 1938 K. Gorter verkis longan artikolon pri la propono de Malang, akceptita dum la jarkunveno de NIOG en decembro 1937. Li verkis tion nome de la komisiono kunmetita de la sekcio Malang (vidu supre). Plej probable ili kune pridiskutis kaj kunmetis la tekston dum la jarkunveno de la instruistoj de Nederlanda Hindio, kiu okazis en tiu monato. La dupaĝa artikolo, aperinta en januaro 1939, celis montri la dezirindecon de la enkonduko de Esperanto en la mezlernejojn, kaj kiel tion fari sen plipezigi la lernoplano ĝenerale. Laŭ li, plej efike estus, se oni anstataŭus en la unua duonjaro de la unua klaso ĉiujn fremdajn lingvojn per E-o. Sed sufiĉus, se oni en la MULO-lernejoj anstataŭus dum la unua jaro unu horon de la angla kaj unu horo de la germana, kaj en la HBS-lernejoj anstataŭigus ĉiu-semajne unu horon de unu el la modernaj lingvoj. Kvankam ne estis parto de la laboro de la komisiono, li tamen fine rimarkigas, ke plej racie estus enkonduki E-on en la lernejoj por geinstruistoj, kaj tiel estonte ĉiam havi sufiĉe da fortoj por la instruado de E-o. Due li rimarkigas, ke jam estas ekzamen-komisiono, kiu konsistas el diplomitaj E-instruistoj, kiuj rajtas disdoni diplomojn por E-instruado.29 En la jarkunveno de Nederlandsch-Indisch Onderwijzers-Genootschap en Cheribon la sekcio de tiu urbo proponis: „La estraro petu la direktoron de la departemento Onderwijs en Eeredienst enkonduki E-on kiel nedevigan fakon en la MULO-lernejojn, kaj en la mezlernejojn kaj kiel fakon en la lernejoj por instruistoj kaj instruistinoj.” La propono estis rifuzita malgraŭ pledoj el pluraj sekcioj. En 1940, okaze de la forigo de la germana el la lernoplano, okazis refoja pledo enkonduki E-on en la lernejoj, sed sen sekvoj. NdlR: leganto, kiu deziras trovi la abundajn fontojn de tiu artikolo, ekrilatu kun la aŭtorino aŭ vizitu la hejmpaĝon ilei.info. 27 De Indische Courant (1938b), kiu citis De School. 28 Nia Organo (1938a).
29
Gorter (1939).
IPR 15/421
— página 22 del PDF —
Tute nova situacio de Mireille GROSJEAN (Svislando) En majo 2015 aperis komputilprogramo, kiu ebligas, uzante la anglan lingvon, lerni E-on. Temas pri www.duolingo.com. De majo ĝis novembro dum 6 monatoj eklernis nian lingvon 200 000 personoj. 1 000 aliĝas ĉiutage kaj 150 finas la kurson ĉiutage. Ne ĉiuj estas anglalingvanoj, sed ĉiuj havas bazajn konojn de ĝi por uzi la programon. En prilaboro estas kurso por lerni Esperanton surbaze de la hispana lingvo. En Facebook (FB) estas paĝo „Duolingo Esperanto Learners”, kie tiuj lernantoj povas esprimi sin kaj fari demandojn. Sekvas tiun paĝon proksimume 3 000 personoj. Same mi sekvas ĝin, ĉar tio estas tre interesa paĝo. Ni danku al Ruth KEVESS-COHEN (Usono) kaj Chuck SMITH (Germanio) pri ilia laboro en la verkado de la softvaro kaj gvidado de tiu valorega paĝo. En tiu paĝo aperas la angla lingvo kaj iom da E-o, en foje amuza mikso. Iu grumblis kontraŭ tiu krokodilado, tamen tuj venis reago, ke la komencantoj havu la rajton libere esprimi sin en la ponta lingvo de tiu programo. Kion ni ekscias legante tiun FB-paĝon? Multaj el ni demandas sin, kiel kaj kial tiuj multaj homoj subite eklernas nian lingvon kaj ĉu ni sukcesus, sukcesos, altiri ilin al la movado. Pri tio ni ne multe ekscias en tiu paĝo. Venas demandoj pri gramatiko, venas respondoj de plej diversaj esperantistoj, foje akademianoj, foje iuj el ni. Aperas diversaj manieroj klarigi, aperas diversaj formoj por unu frazo, abundas bunteco. Venas demandoj pri vorto. Venas respondoj, denove variaj. Demandu samideanojn el Japanio, Brazilo, Portugalo, Togolando kaj Rusio pri „manĝaĵo”, „viola koloro”, „sekto”, „akurateco” „demokratio”, „pureco”, kaj vi tuj vidos grandajn diferencojn en niaj konceptoj. La uzo de komuna lingvo ne forviŝas niajn diferencojn; feliĉe ne. Venas demandoj: kiel mi diru tion en E-o? Venas multaj proponoj, E-lingvaj frazoj ŝprucas. La scivolemulo vidas la variajn eblojn de nia lingvo. La demandanto ankaŭ povas malkovri, kie situas en la mondo tiuj esperantistoj, kiuj intervenas en la paĝo.
IPR 15/422
— página 23 del PDF —
Venas esprimo de bezono: mi deziras esti en kontakto kun homoj. Du manieroj aperas; la unua: kiu pretas skajpumi kun mi (mi loĝas en …. horzono…. kiam vi estus libera por babili kun mi….); la dua: kiu loĝas en la regiono …. ĉu ni povus renkontiĝi….. Tiam ni malkovras la situon de tiuj lernemuloj. Ili estas en anglalingvaj landoj sed ne nur. Tiam ni konstatas, ke rekta babilado havas sian valoron, ke respondado al enkomputilaj demandoj ne centprocente kontentigas lernantan homon. Ni lernas novan lingvon por kapabli komuniki, ĉu ne? El tio ni povas dedukti, ke niaj lokaj renkontiĝoj, naciaj kunvenoj, universalaj kongresoj havas estontecon. Nia nova tasko estas organizi niajn renkontiĝojn tiel, ke tiuj novaj uzantoj de la lingvo trovu plezuron kaj pli kaj plu agadu kun ni por konigi nian lingvon, subteni ĝian lernadon kaj labori per ĝi al tutmonda paco.
Instruado per Duolingo en Slovenio de Peter GRBEC (Slovenio) Mi estas instruisto kaj ekde septembro mi donas kurson pri Esperanto en mia bazlernejo en Koper (Slovenujo). Mi instruas Esperanton al dudek lernantoj, kiuj estas dek unu jarojn aĝaj, per tabuleto uzante la programon „Duolingo”. Jen la retpaĝo de Duolingo: https://www.duolingo.com/ Mi instruas Esperanton ĉiusemajne unu horon kaj ĉiun semajnon mi havas pli da lernantoj. La lernantoj estas tre motivitaj, ĉar ili uzas tabuletojn kaj konkurencas unu kun la alia (Duolingo ebligas, ke la lernantoj iĝu amikoj inter si kaj la lernantoj povas vidi, kiom da poentoj gajnas iliaj amikoj. Ankaŭ mi faris konkuradon por la lernantoj kaj la ses plej diligentaj lernantoj ricevos libron de fabeloj en Esperanto. La donanto estas la Slovena Esperanto-Ligo. Kiaj estas la profitoj lerni Esperanton uzante la anglan lingvon? (oni povas lerni E-on ĉe Duolingo nur uzante la anglan) La gepatra lingvo de la plejmulto de la lernantoj estas la slovena lingvo. La lernantoj uzante la programon „Duolingo” devas pensi en tri malsimilaj lingvoj samtempe kaj pro tio ilia cerbo devas ekfunkcii rapidege… La lernantoj nun komprenas pli bone la anglan ol antaŭe. La lernantoj eklernis la anglan lingvon sepjaraĝaj, sed la plejmulto de la lernantoj lernas ĝin parkere, ne komprenante bone, kiel
IPR 15/423
— página 24 del PDF —
la angla lingvo funkcias. Uzante la vojon Duolingo, mi asertas, ke uzante Eon kiel regulan lingvon, ili pli bone komprenas, kiel funkcias la angla lingvo kaj samtempe ili lernas E-on. La lernantoj lernas tute solaj. Ili devas solaj kompreni la regulojn. Mi helpas al ili nur, se ili petas min. Do cerboj funkcias tre rapide… Laŭdinda afero estas ankaŭ, ke la studentoj venas dek ĝis kvindek minutojn antaŭ la komenco de la kurso, helpas min prepari ĉion, kaj komencas lerni solaj antaŭ la komenco de la kurso, kaj kiam la kurso finiĝas, ili ne volas iri hejmen. Mi aŭdis ilin priparoli irante hejmen: „Pluvas, mi ludos E-on per mia tablojdo hejme unu horon”. Rimarkinde estas, ke la lernantoj ludas uzante Duolingo por lerni E-on. Duolingo ebligas al mi kiel instruisto, ke mi povas vidi, kiom ili lernis hejme. Surpriza afero estas, ke pli ol duono de la lernantoj lernas E-on sola hejme laŭ sia propra volo. Do ili pensas, ke ili ne lernas malinteresan fremdan lingvon, sed ke ili ludas per nova ludilo. Ili ludante lernas. Kia bela afero! Rezultoj de enketo de Peter Grbec en Slovenio La respondoj aperas jene: A = mi tute konsentas B = mi konsentas C = mi ne povas decidi D = mi ne konsentas E = mi tute ne konsentas Unua demando: lernado de Esperanto per tabuleto kaj Duolingo amuzas min. 9 lernantoj diras A. 3 lernantoj diras B. 1 lernanto diras C. Neniu lernanto elektas D, E. Dua demando: mi preferas lerni Esperanton per lernolibro kaj kajero. 1 diras JES. 12 diras NE. Tria demando: mi volas lerni ankaŭ aliajn lingvojn per Duolingo. 10 lernantoj respondas A. 0 lernanto respondas B. 2 lernantoj diras C. 1 lernanto diras D. 0 lernanto diras E. Kvara demando: mi kredas, ke, ĉar mi lernas Esperanton per la angla, mi pli bone komprenas la anglan. 8 lernantoj respondas A. 3 lernantoj respondas B. 1 lernanto respondas C. 1 lernanto respondas D. 0 lernanto respondas E. Kvina demando: Esperanto estas facila lingvo por lerni. 7 lernantoj respondas A. 3 respondas B. 3 respondas C. 0 respondas D, E. IPR 15/424
— página 25 del PDF —
Sesa demando: ĉu vi lernus Esperanton en la jaro 2015/2016, se ĝi estus deviga elektebla lernobjekto? 12 lernantoj respondas JES. 1 lernanto respondas NE. Sepa demando: kion vi plej ŝatas, kiam vi lernas Esperanton per tabuleto kaj Duolingo. Elektu nur unu eblon. A: ke mi uzas tabuleton (2 lernantoj elektas A) B: ke mi estas konstante aktiva (2 lernantoj elektas B) C: ke mi povas mem elekti la rapidecon de mia progreso (0 lernanto elektas C) D: ke la instruisto nenion klarigas kaj ke mi sola malkovras la aferojn (5 lernantoj elektas D) E: ke la instruisto helpas min nur, se mi petas (3 lernantoj elektas E) F: ke mi povas konkuri kun aliaj lernantoj (1 lernantoj elektas F) G: mi preferas lerni fremdan lingvon per lernolibro kaj kajero (0 lernanto elektas G) Leginte tiun enketon de kolego Grbec, ni instruistoj devas serioze rekonsideri niajn kutimojn….. do ek al renovigo de nia instruado!!! (M. Grosjean)
El la landoj kaj sekcioj… Francio PRINTEMPaS en la franca Esperanto-Kastelo GREZILJONO La franca kulturcentro Greziljono organizas sian kutiman staĝon PRINTEMPaS kun intensivaj lingvokursoj sekvataj de KER-ekzamenoj, inter la 10a kaj 17a de aprilo 2016. La tri gradojn gvidos Radojica PETROVIĆ el la serba urbo Ĉaĉak, Marion QUENUT kaj Christophe CHAZAREIN el la franca urbo Tuluzo. Grupo de junulinoj el la suditala Kalabrio venos inter la 17a kaj 23a de aprilo por lerni E-on kaj turismumi. Greziljono invitas aliajn gejunulojn renkonti ilin por komune amuziĝi ĉu komplete ĉu parte per E-o. La franca koruso Interkant’ kunvenos de la 20a ĝis 24a de aprilo por prepari internacian projekton kaj precipe por kantadi sub gvido de la bulgara kaj franca korusestrinoj Zdravka BOJĈEVA kaj Maja MÉRIAUX. Vidu la kompletan programon rete: gresillon.org/agendo. Bert ŜUMAN, <bert.schumann@gmail.com>
IPR 15/425
— página 26 del PDF —
Esperanto por malfermiĝi al la mondo Kial Kheira, profesia gvidantino por 7-11-jaraj infanoj, uzas Esperanton en sia pedagogia projekto? Kheira estas profesia aganto por infanoj en ludejo por postlerneja tempo (apudlerneja ludejo) en la vilaĝo Finhan (Tarno kaj Garono, Francio). Menciindas, ke ŝi estas enmigrintino. Ŝi ne aparte interesiĝis pri E-o, sed ekkonis Daniel, entuziasman e-iston, kiel vicprezidanton de la asocio de popola edukado de tiu departemento, kiu lertigas la profesiajn akompanantojn de la infanoj. Daniel estas respondeculo pri la rajtoj de la infanoj, pri astronomio kaj pri Esperanto kaj jam kreis dekojn da Esperantlingvaj tabloludoj libere elŝuteblaj el lia retejo: http://reseauesperanto82.jimdo.com/telechargements/ Fundamente la teamo de la gvidantoj konstatis, ke la infanoj kondutas inter si kun agresemo kaj defendemo: insultoj, koleraj gestoj, sento esti agresata … La pedagogia hipotezo de la instruista teamo estas, ke kolektiva kreado de rakonto en bildstrio estus rimedo por ebligi al la infanoj esprimi sin pri ĉiutagaj okazintaĵoj rilate rasismon, defendemon kaj malĝentilecon. Tiu projekto ankaŭ preparas partoprenon al festivalo de porinfanaj libroj en majo 2016 en la urbo Montalbano (Montauban, Francio). La ĉi-jara temo estas „Kunvivado”. Kial plani sendi bildstrion en Esperanto al infanoj en la mondo? Kheira pensis: en kiu lingvo la herooj de la rakonto povus paroli, por ke estu universala lingvo, egalrajtiga lingvo en la senco, ke ĝi apartenu al neniu preciza popolo? Lingvo, kiun oni lernus ne por konkursi sur la estonta profesia kampo, sed por iri renkonte al la aliuloj? La rolo de E-o evidentiĝas. „Por komuniki kun la infanoj de la mondo” Dank’ al Daniel Lacroze, Marty Kheira konatiĝis kun Françoise (Fransoazo), kiu parolas Esperanton kun siaj 3 gefiloj jam de 23 jaroj. Kiam ŝi estis instruistino, ŝi jam realigis lernojaran leterointerŝanĝon en Esperanto kun sia klaso de 11-jaraj gelernantoj kaj klasoj de 21 landoj. Do ŝi peros la sendon de la realigota desegnita libro al grupoj da infanoj en la mondo. Fransoazo veturados al la vilaĝo de la grupo por inici la infanojn al Esperanto, sed komence ŝi „nur” serĉis grupojn da infanoj, kiuj ŝatus ricevi bildstrian libron verkitan de infanoj en Esperanto.
IPR 15/426
— página 27 del PDF —
Daniel montras la japanajn fabelojn La propono estas interŝanĝi foton de la grupo, eble perskajpe renkontiĝi, sed unue esprimi deziron ricevi la sendotaĵon. Fransoazo rete peras la komunikadon kun la respondintaj geinstruistoj disaj en la mondo, tradukas la retmesaĝojn en la francan kaj Kheira rakontas kaj montras al sia infana grupo la novajn kontaktojn, kiuj anonciĝadas. La gepatroj de la infanoj entuziasme reagas. Aparte interesa estis la surpriza ricevo de fabeloj rakontitaj kaj ilustritaj de japanaj infanoj. Daniel tuj printis kaj plastigis ilin, por ke la infanoj havu ilin enmane. Surprize alvenis pakaĵo de infanaj libroj kaj vortaroj, sendita de usona profesoro, donace al la infanoj kaj iliaj gvidantoj. Jes! Plie la direktorino de la socia ludejo konsilis al alia profesia gvidantino de la teamo, Cyndie, same ligi sian projekton al tiu de Kheira uzante Esperanton! La pedagogia projekto de Cyndie estas verki novan tekston por nuntempe fama kanzono. Okazos infanaj kantadoj por regiona kampanjo, kies temo
IPR 15/427
— página 28 del PDF —
estas „Ne malŝparu nutraĵon”. Iun tagon ŝi telefonis al Fransoazo por peti esperantigon de la refreno de la kanzono. Mondcivitanoj! Kaj jam niaj infanoj malkovras, ke ili estas civitanoj de la mondo. Ili lokis la fotojn de siaj korespondantoj sur granda ĉemura mapo kaj surrete esploris pri ilia lando [vd surfote]. Tuj ili faris rimarkojn pri la vivnivelo de iuj kompare kun tiu de la aliaj. Ili malkovras diversajn fremdajn nomojn kaj aliajn manierojn lerni, ekz. ekstere sub libera ĉielo. Jam infanoj el pli ol 20 landoj respondis al ili, kiuj atendas la bildstrian rakonton en E-o pri la temo „eduko por paca kunvivado”. Kaj jam alia projekto aldoniĝis al tiu unua: kantigo de la grupo de la kolegino Cyndie. Jam la infanoj verkis la novajn frazojn en la franca, Fransoazo tradukis la refrenon en Esperanton kaj perrete sendis la precizan prononcon al la gvidantino. Tria projekto ĝermas en la kapo de Fransoazo… filmi la 2 grupojn kaj sendi la filmon al niaj geamikoj de la mondo por surprize saluti ilin en E-o! Kaj sendi la filmon al la centra oficejo de la popoleduka asocio en Parizo. Intertempe nova defio subite aperas kaj kolizias kun la unuaj du: Daniel estas petata instali budon kaj deĵori, por ke E-o montru sin al la publiko en la tre baldaŭ okazonta salono de edukado por neperforto en la granda kongresejo Eŭritmio („Eurythmie”) en la urbo Montauban. Li instalos grandan panelon kun afiŝoj por montri la mirindan projekton en la vilaĝo Finhan (jes, ĉar jam
IPR 15/428
— página 29 del PDF —
la geinstruistoj de la lernejo montris intereson kunlabori kun Kheira.) Li tiel montros, kiel vivas E-o kaj kiom ĝi utilas por eduko al neperforta kunvivado, kaj li tiamaniere eble allogos aliajn edukistojn, esperas Fransoazo! Ni la plenkreskaj volontuloj, Daniel kaj Fransoazo, nutras en nia sino la esperon, ke la publiko kaj la ŝtataj responsuloj en Francio rimarkos, ke Esperanto havas edukan valoron, aparte por malfermi la infanojn al la mondo, larĝigi ilian menson kaj fortigi ilian toleremon. Kresku tiu projekto kiel juna arbo, ĝi estu radikoj de paco en la tero! Françoise NOIREAU
Hungario Laborkunsidoj paralelaj
La trian semajnfinon de septembro 2015 hungaraj membroj de ILEI gastigis du estraranojn de ILEI. Mireille GROSJEAN, nia prezidantino – laŭ la invito de Marta KOVÁCS – venis al la urbeto Nagymaros (ĉ. 50 km norde de Budapeŝto). Ŝi povis persone konatiĝi kun la redaktoro de IPR kaj faris intervjuon kun li por Muzaiko. Krome, la 19-an de septembro ni havis laborkunsidon. Jen la partoprenantoj (sur la foto de maldekstre): Marta KOVÁCS (gastiganto), Palma CSISZÁR SALOMON (estrarano de ILEI-HU) (nur iomete videble), Mireille GROSJEAN, Maria SOPONYAI, Jozefo NÉMETH (redaktoro de IPR), Veronika POÓR (estonta Ĝenerala Direktoro de UEA), Stefan MACGILL (Vicprez. de UEA). Temoj pritraktitaj: Jaro de Lernanto –
IPR 15/429
— página 30 del PDF —
Estontaj ILEI-konferencoj kaj UK-oj – UK en Afriko – retejoj de ILEI – revuo Esperanto. En apartaj interparoloj, Mirejo kun Jozefo parolis pri IPR kaj kun Palma kaj Jozefo pri la sekva ILEI-Konferenco. La saman semajnfinon Radojica PETROVIĈ, estrarano de ILEI pri konferencoj, laŭ la invito de Enikő SEREGHYNÉ ZENGŐ vizitis nian sekvajaran konferencurbon Nyíregyháza. Ili laboris tri tagojn longe, la kunsidon ĉeestis ĉiuj 8 LKK-anoj (eĉ se ne ĉiuj samtempe). Okazis traktadoj kun la vicestrino de la kancelierejo (la kanceliero estas la ĉefdirektoro pri la ekonomiaj aferoj en la Altlernejo). Oni konstatis, ke estas interkonsento pri pluraj farendaĵoj. La kunsidantoj vizitis ankaŭ la Altlernejon kaj Radojiĉa eĉ elprovis unu el la ĉambroj, kie loĝos la konferencanoj. (Du pliajn fotojn vidu dorskovrile). Jozefo NÉMETH
Kanado Dorothy E „Kim” KEEBLE (1925.06.10 – 2015.10.27). Dum multaj jaroj Kim partoprenis esperantistajn agadojn en Nov-Skotio kaj, antaŭ 30 jaroj, en Brita Kolumbio. Ŝi ĉeestis Universalajn Kongresojn en Vankuvero (1984) kaj Havano (1990). Ŝi korespondadis kun samideanoj ĉirkaŭ la mondo kaj restis UEAdelegito por Dartmouth, Nov-Skotio, Kanado. Ŝi konis multajn esperantistojn tra Kanado kaj Usono. En 2001 la Kanada Esperanto-Asocio (KEA) nomis ŝin Honora Membro. Kiel daŭra membro de ILEI, ŝi ĉefe interesiĝis pri la instruado de Esperanto. Multajn eklernantojn (kiel mi) ŝi zorge gvidis ĝis sukceso tra la malnova perpoŝta kurso. Dum jaroj ŝi volontulis en lokaj lernejoj por instrui gestudantojn pri Esperanto, kaj ŝi multe fieris pri la sukcesintoj. Ĝis la morto ŝi instruis infanojn de geamikoj pri nia lingvo. Ni ĉiuj multe sentos la mankon de ŝi. Bob WILLIAMSON
IPR 15/430
— página 31 del PDF —
Kroatio Kroataj kantoj en Vroclavo La 16-an kaj 17-an de majo en Vroclavo, Pollando, okazis la tria Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj. Ĉi-jare partoprenis ĝin la koruso „Gajuletoj” el la elementa lernejo Davorin Trstenjak el Zagrebo, Kroatio. Al Vroclavo vojaĝis 25 membroj de la koruso kun siaj gvidantoj: instruistino Silvija Fostač, akompanantino Mia Fostač kaj el la Dokumenta Esperanto Centro, Josip Pleadin. La vojaĝon organizis Unuiĝo de Prelegantoj de E-o (ILEIsekcio Kroatio), kies prezidantino Marija Jerković ankaŭ partoprenis la festivalon. La vojaĝon subvenciis la zagreba urba oficejo por edukado, kulturo kaj sporto kaj helpis la direktoro de la elementa lernejo Davorin Trstenjak. La partoprenreguloj estis, ke ĉiu kantgrupo prezentu du kantojn: unu en E-o kaj la alian en la nacia lingvo. Gajuletoj prezentis „Girlandon de la kroataj naciaj kantoj” kaj en E-o kaj en la kroata lingvo. Sur la festivala scenejo prezentis sin kaj esperantistoj kaj neesperantistoj. Kelkaj el ili montris la altan kvaliton, sed oni ne rajtas apartigi iun kantiston aŭ koruson, ĉar la grupoj kaj solistoj estis tre bonaj. Ilia prezentado signifis grandan elpaŝon el la esperantista rondo al la pli vasta neesperantista publiko en pozitiva senco. La Festivalon organizis Centro de Interkultura Edukado – Regiona Buroo Vroclavo kune kun Vroclava Centro de Pliaĝuloj. La festivalo estis tre sukcesa. Gajuletoj vizitis belan gotikan-barokan urbon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon. Ili konatiĝis kun multaj gelernantoj el Pollando. Ili vidis, kiel funkcias la internacia lingvo kaj samtempe prezentis sian landon en Eŭropo. Kiel videblis sur la vizaĝoj de kandidatoj, la Festivalo estis ĝuinda de la komenco ĝis la fino. Ni vidis, ke muziko kaj Esperanto povas kunigi homojn el diversaj kulturoj kaj landoj. Marija JERKOVIĈ
Pollando Riĉa septembra programo en Poznano Fine de septembro la Esperanta vivo en Poznano vigliĝas pro la universitata interlingvistika sesio (en UAM) kaj la kultura festivalo Arkones. La kunordigo de la du aranĝoj jam de jaroj montras bonajn rezultojn. Arkones proponas riĉan kulturan programon: viglaj muzikkoncertoj, interesaj spektakloj kaj filmoj, atentokaptaj prelegoj kaj ludoj amuzas la partoprenantojn. Aliflanke la prelegantoj kaj kelkaj partoprenantoj de la IPR 15/431
— página 32 del PDF —
interlingvistika sesio kontribuas al la programo. Ĉi-foje prelegis Vera Barandovska-Frank (pri slavaj planlingvoj), István Ertl (pri Beletra Almanako, Spritaj splitoj kaj preskeraroj), Nicolau Dols (pri la kulturo de Majorko), Zbigniew Galor (analizis la problemojn el la libro verkita kun Jukka Pietiläinen „UEA en konscio de Esperantistoj”), Aleksander Korĵenkov (pri kongresaj paroladoj), Tomasz Chmielik (pri la antaŭmilita juda mondo; li prezentis la novan „Historion de Esperanto-literaturo” kaj kun István Ertl la tradukitan poemvolumon de la pola Nobelpremiito Wisława Szymborska) kaj Michael Farris (pri la anglalingva industrio). El la kursanoj Fernando Pita prezentis la libron pri la kulturo kaj lingvo de la tupioj, Suso Moinhos (la galegan literaturon), Rafael Zerbetto (la brazilan verkiston Guimarães Rosa), Felix Jimenez Lobo (malnovan retrovitan Efilmon), Johano Derks (falsajn eŭropajn amikojn) kaj Michael Kozicki (fervojajn muzeojn). Speciala evento estis la prezento de la libro „Kiel dono de la mano”, poemoj de polaj poetoj, esperantigitaj far Lidia Ligęza, kun partopreno de poetoj kaj kunlaboro de kelkaj gestudentoj de la Studoj.
La studsesio (19-25.09.2015) estis same riĉa. Dr Marc Bavant (eksstudento de la Studoj) kun Ilona Koutny skizis la sintakson de Esperanto, Michael Farris enkondukis la gestudentojn en leksikologion kaj semantikon. Prof. Vera Barandovska-Frank daŭrigis la temon de planlingvoj kaj István Ertl prelegis pri la tria periodo de esperanta literaturo. Alvenis ankaŭ prof. Melnikov kaj prezentis sian Gvidlibron tra Esperantio, krome prof. Nicolau
IPR 15/432
— página 33 del PDF —
Dols, kiu gvidis fonetikon antaŭ unu jaro, kaj ĉi-foje prelegis angle en la Lingvistika Instituto de UAM. Post la merkredaj ekzamenoj okazis la komuna vespero kun poemoj kaj kantoj, tio donis eblon renkontiĝi kun lokaj esperantistoj kaj aŭskulti Suzanan (Zuzanna Kornicka), kiu festis la eldonon de sia unua disko „Malsato de espero”. La semajno estis neforgesebla ankaŭ dank’ al la 20 partoprenantoj el 10 landoj. Ilona KOUTNY, Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, UAM (Fonto: edukado.net) Ewa Bondar (1922.08.26 – 2015.10.27) Kun tristeco ni informas vin, ke la 27-an de oktobro, en sia hejmo forpasis Ewa BONDAR, tre konata pola Cseh-instruisto. Ewa BONDAR naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1922 en Bjalistoko. Ŝi eklernis Esperanton en sia 60-a jaraĝo kaj tre baldaŭ akiris de Pola EsperantoAsocio ateston pri instruado. Ewa Bondar partoprenis la Cseh-seminarion, gvidatan de la fama Cseh-instruistino Audrey CHILDS-MEE en 1985 kaj decidis studi kaj apliki la metodon. Post sia fina ekzameniĝo pri la metodo en 1987 ŝi fariĝis kunlaborantino de Mila VAN DER HORSTKOLINSKA, transprenante parte la rolon de la forpasinta Audrey. Ŝi ne nur kursojn gvidis en multaj landoj sed ankaŭ trejnis Cseh-metodajn instruistojn kaj plurfoje volontulis farante administrajn laborojn ĉe la Cseh-aranĝoj dum la kongresoj. Ewa BONDAR en 2001 fariĝis Honora Membro de la Internacia Esperanto-Instituto. (Fonto: edukado.net)
Rusio Esperanto dum la pasinta jaro en nia universitato Jen raporteto pri Esperanto-agado dum la pasinta lernojaro 2014-2015 en nia universitato RUDN (Rusia universitato de amikeco inter la popoloj). Mallongaj informoj kaj statistiko: – La 14-an de novembro 2014 en RUDN dum kunsido de la Scienca Konsilio estis akceptitaj du studprogramojn por E-instruado. La sukcesintoj de la kurso ricevas gravajn diplomojn, kiuj estas agnoskataj en Rusio kaj multaj IPR 15/433
— página 34 del PDF —
aliaj landoj. La 19-an de novembro la programoj estis oficiale lanĉitaj. – La ĉefa programo nomiĝas „Baza kurso de lingvo Esperanto”. Ĝin povas partopreni homoj, kiuj jam havas universitatan aŭ kolegian kleron, aŭ nun studas en universitato minimume la 3-an jaron. Tiu ĉi kurso daŭras 75 horojn (100 t.n. „akademiajn” horojn). Pro tio la kurso estas unu el la plej longdaŭraj E-kursoj en Rusio. La sistemo nomita Komuna Eŭropa Referenckadro pri Lingvoj (KER) en Rusio ne funkcias, ekzistas aliaj gvidiloj por pritaksi la atingojn de lernantoj. Malgraŭ tio, ke en la nomo de la kurso aperas la vorto „Baza…”, se kompari kun KER-sistemo la sukcesintaj kursfinintoj supozeble havas B2-nivelan lingvokonon. Tamen tio ne estas iu preciza komparo, nur tre-tre proksimuma, ĉar la aliroj estas tute diversaj. Sukcesintoj de la duŝtupa ekzameno (skriba kaj parola) ricevas atestilon de federa ŝtata universitato pri aldonaj profesiaj konoj, kiu oficiale estas traktata kiel aldonaĵo al ilia ĉefa diplomo. – La dua studprogramo celas lernejanojn de la lastaj studjaroj kaj ajnajn aliajn homojn sen universitata diplomo. Ankaŭ ĝiaj finintoj ricevas specialan atestilon. – Dum la lernojaro 2014-2015 estis lanĉitaj du „fluoj” de 100-hora kurso. Sume ilin partoprenis 9 lernantoj. Meza aĝo de la lernantoj: ĉ. 25 jaroj. Nur unu el ili havas rilaton al RUDN (studas en la filologia fakultato kadre de postdiplomaj programoj). Plejparto de la studentoj jam havas la superan kleron aŭ studas la lastajn jarojn en universitato. La diplomaj fakoj estas tute diversaj: filologio, ekonomiko, medicino, biologio, programado, lingvistiko. 4 jam finis E-kurson, sukcese trapasis la ekzamenojn kaj ricevis diplomojn. La aliaj daŭrigas la studadon septembre. 2 kursfinintoj partoprenis la 100-an UK en Lillo. La dekano de nia fakultato direktis oficialajn salutleterojn al la ĉi-jaraj UK kaj ILEI-konferenco. Dum la kurso okazis du „malfermitaj” lecionoj: de Mikaelo Bronŝtejn (RU) kaj de Kristin Tytgat (BE). – Krom tiuj du kursoj ni ankaŭ eksperimentis kun senpaga 5-leciona „fulmokurso”. Ĝi okazis en nia universitato aŭtune de 2014. Partoprenis sume pli ol 30 lernantoj en 3 grupoj. Sukcese finis la kurson ĉ. 20. Ili ricevis diplomojn, kiujn subskribis la dekano de filologia fakultato. Informas: Dima ŜEVĈENKO
IPR 15/434
— página 35 del PDF —
Konferenca temo, 2016: Novaj vojoj de lernado Inter la 17 celoj difinitaj de UN por la daŭropova evoluo dum la periodo 2015-2030 (Esperanto, Novembro 2015, p. 230) gravan lokon okupas edukado. Precipe grava por ILEI kiel asocio de edukantoj estas la 4-a celo: Garantii inkluzivan kaj egalecan, bonkvalitan edukadon kaj plivastigi por ĉiuj la ŝancon por tutviva lernado. Tio estas kion ILEI laŭdifine rekte atentas, aŭ devus atenti, en siaj agadplanoj kaj aktivaĵoj. Ankaŭ la celoj 5 (egaleco inter la seksoj, virinaj rajtoj), 10 (redukti malegalecon ene de landoj kaj inter landoj), 16 (konstruado de pacaj kaj inkluzivaj socioj por daŭropova evoluo) kaj 17 (realigaj kapabloj, tutmonda partnereco) estas proksimaj al la laŭstatutaj celoj kaj programorientiĝo de ILEI. La ceteraj 12 celoj de UN, kiuj rilatas al forigo de malriĉo kaj malsato, garantio de sano, akvo, energio, ekonomia kresko, infrastrukturo, batalo kontraŭ klimatŝanĝiĝo, prizorgo de oceanoj kaj maroj, protekto de ekosistemoj k.c., ne apartenas al la agadtereno de ILEI. Tamen, la E-komunumo per sia informa agado povas helpi vastan konsciigon pri ilia graveco kaj popularigadon de planoj kaj atingoj de ilia realigado. E-lernantoj en la centro de atento Ni revenu al la bonkvalita edukado kaj tutviva lernado el la 4-a celo. Ĝi signifas adekvatajn kondiĉojn kaj rimedojn por lernado, egalece kaj juste alireblajn al ĉiuj bezonantoj. La teknologio, precipe IKT (inform-komunika teknologio), ekipis la modernan pedagogion per potencaj rimedoj por kreado, disponigo kaj uzado de lernmaterialoj. La E-kursoj kaj lernfaciligaj materialoj ĉe, ekzemple, lernu.net, edukado.net kaj duolingo.com montras kiel la pedagogio de E-o akceptas kaj utiligas lernteknologiajn novaĵojn. Kun la instruteknologia evoluo, tirante unu la alian antaŭen, evoluis kaj draste ŝanĝiĝis didaktikaj aliroj al la edukado: la roloj kaj interrilatoj de lernanto kaj instruanto ŝanĝiĝis, la interesoj kaj bezonoj de la lernanto estas
IPR 15/435
— página 36 del PDF —
en la fokuso, interkultura edukado fariĝis esence grava en la epoko de tutglobiĝo, eksterinstitucia kaj neformala kleriĝo forte evoluis, kaj la tutviva lernado fariĝis konsista parto de la ĉiutaga vivo. Ĉio ĉi signifas novajn vojojn de lernado, kiujn priatentos la 49-a konferenco de ILEI tra diversaj formoj de la konferenca Interkona frandvespero en Oostende 2015 programo, inkluzive de la Simpozio pri la konferenca temo. Konforme al la Jaro de Lernanto, proklamita en la Strategia Laborplano de UEA, la E-lernantoj estos en la centro de atento. La tuta programo estos markita per tiu konferenctema orientiĝo. Faka programo La populareco kaj sukceso de la kurso por komencantoj kaj instrutrejna seminario dum la 48-a konferenco en Oostende signifas kuraĝigon al ILEI por plivastigo de la konferenca programpropono al E-lernantoj kaj instruantoj: kursoj por komencantoj, komencintoj kaj progresintaj gramatikemuloj, instrutrejna seminario kaj seminario pri E-kulturo kaj interkulturo, ĉio en moderne ekipitaj prelegejoj de la Altlernejo de Nyíregyháza. ILEI precipe alvokos lernantojn de duolingo.com kaj lernu.net por sperti la lingvon ĉeeste en Nyíregyháza. Kaj ILEI invitas siajn agantojn kiuj pretas venigi grupon al iu el la kursoj kaj seminarioj, aŭ mem prelegi, aŭ gvidi diskutrondon aŭ fakgrupon pri iu temo, sciigu tion al la estrarano pri konferencoj por interkonsenti kaj plani konkrete.
IPR 15/436
— página 37 del PDF —
Kultura, distra kaj turisma programo La tradiciaj Interkona frandvespero, Nacia, Internacia kaj Adiaŭa vesperoj, Lingva festivalo kaj Konferenca bankedo estas siaspecaj identigiloj de la konferencoj de ILEI. La diligenta kaj entuziasma LKK en Nyíregyháza planas aldoni Konferencan balon al la vespera programo. Por la junaj konferencanoj kaj ĉiuj kiuj sentas sin junaj, ni planas noktan amikan kaj muzikan programon kaj sportajn posttagmezojn. Kaj ĉio ĉi, inkluzive de loĝado kaj manĝado, okazos praktike „sub la sama tegmento”, en la komplekso de koridore kunligitaj konstruaĵoj de la Altlernejo, Lingva festivalo: la tetuna lingvo kun multe da spaco por eksterprograma el Orienta Timoro (2015-07-21) amikumado ene, aŭ ekstere en belega ĉirkaŭa parko, aŭ en proksimaj tipe hungaraj restoracioj. La turisma programo per duontagaj kaj tuttagaj ekskursoj konigos al la konferencanoj la urbon mem, la proksimajn sallagan bankuracejon, bestĝardenon kaj etno-vilaĝon, kaj iom malpli proksimajn regionojn de Tokaj kun la famaj vinkeloj kaj regionon kie situas la Muzeo de Kolomano Kalocsay. El etnovilaĝa muzeo ĉe Nyíregyháza
Pliajn informojn vi povos legi en la konferencaj paĝoj www.ilei.info/ agado/konferencoj.php kaj en la aparta konferenca retejo de LKK: ilei2016.nyirenergy.hu/. Bonvenon en Nyíregyháza! Radojica PETROVIĈ, estrarano pri konferencoj
IPR 15/437
— página 38 del PDF —
A l i ĝ i l o p o r la 49-a Ko nf eren co d e IL EI Nyíregyháza, 30/07 – 07/08/2016 Nomoj: Persona(j) ___________________ Familia(j) ___________________ Ino Viro Naskiĝdato ____________ Profesio ________________ Lando _______________ Kodo, urbo _____________________________ Loĝadreso __________________________________________________ Retadreso _________________________ Telefono ________________ Ĉu vi konsentas, ke via retpoŝtadreso aperu en publika listo de partoprenantoj? Jes. / Ne . Mi aliĝas al la konferenco kiel (elektu unu): membro de ILEI, ne membro, infano, junulo. handikapulo, familiano, nur-simpozie/unu-du-tage. Datoj (jjjj-mm-tt) de: alveno ______________ foriro_________________ Mi kotizas ______ EUR. (Vidu la kotiztabelon sur la sekva paĝo.) Mi kontribuas ______ EUR por ILEI-agado tra jena(j) kaso(j) / fonduso(j) / agado(j): _________________________________________________ Mi komprenas, ke la aliĝo validas nur post kompleta pago de la kotizo kaj mi pagas jene (indiku vian pagmanieron): Al ILEI-konto ĉe ING-banko, IBAN: NL55INGB 0004676855, BIC: INGBNL2A. Aldonu 5 € se vi pagas de ekster Eŭropa Unio. Al ILEI-konto ĉe UEA ilek-a, indikante «ILEI-Konferenco 2016» Ene de Hungario: al bankkonto 68800109-33771706, Szabolcs Takarékszövetkezet. Mi bezonas / ne bezonas invitilon por peti la vizon. Mi posedas pasporton n-ro __________________ de la ŝtato ______________________ validan ĝis la dato__________________. Por la Lingva festivalo mi proponas prezenti la lingvon _____________ . Aliaj kontribuproponoj por la konferenca programo: _________________ ___________________________________________________________ Aliaj komentoj, sugestoj, proponoj ______________________________ ___________________________________________________________ Mi komprenas kaj akceptas la partoprenkondiĉojn kaj regulojn el la Konferenca Regularo, p. 6-9 (ilei.info/dok/regularo_konferencoj.rtf) Loko, dato __________________
IPR 15/438
Subskribo ___________________
— página 39 del PDF —
Viajn aliĝilojn bonvolu sendi paperpoŝte, aŭ la skanaĵon rete, al: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono, <ilei.kasisto@gmail.com>, kun porinforma kopio al la estrarano pri konferencoj <radojica.petrovic.rs@gmail.com> Prefere uzu la elektronikan aliĝilon (la ligilo troveblas ĉe www.ilei.info): https://docs.google.com/forms/d/1dBib7HGPxjeIGQAI3oHfON4COOlPz3 7wvmp9Cr_aYsQ/viewform Kotizoj A. Ĉiuj landoj escepte de tiuj ĉi-sekve sub B. B. Ekssocialismaj landoj de orienta Eŭropo; landoj de Latinameriko, Afriko, kaj Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko). Aliĝperiodo: Aliĝkategorio: Membro de ILEI (1) Ne-membro Infano(2) Junulo(3), handikapulo(4) Familiano(5) Nur-simpozie(6)
ĝis 28.02.2016
ĝis 30.06.2016
post 30.06.2016
A 60 € 75 € 5€ 30 € 50% 30 €
A 70 € 90 € 5€ 35 € 50% 35 €
A 85 € 105 € 5€ 40 € 50% 40 €
B 35 € 50 € 5€ 20 € 50% 30 €
B 40 € 55 € 5€ 25 € 50% 35 €
B 50 € 65 € 5€ 30 € 50% 40 €
(1) Membro estas tiu, kiu jam pagis kotizon al ILEI por la jaro 2016. Honoraj membroj ĝuas 100%-an rabaton . (2) Infano: kiu naskiĝis post la 31-a de decembro 1998. (3) Junulo: kiu naskiĝis post la 31-a de decembro 1986. (4) Handikapulo. Bonvolu sendi al ILEI atestilon. (5) Familiano de alia aliĝinto, aŭ akompananto de handikapulo, pagas 50% de la kotizo kiun li aŭ ŝi pagus aliĝante sola. (6) Nur-simpozia aŭ unutaga aŭ dutaga partoprenanto.
El la Konferenca Regularo 6. Konferencanoj devas fari nenion, kio kontraŭas la Konferencan Regularon aŭ malutilas al la ILEI-Konferenco kaj devas submetiĝi al la leĝoj de la lando, kie okazas ILEI-Konferenco. […] 7. Ĉiu vendado de varoj en ILEI-Konferenco bezonas antaŭan aprobon de la Estraro, kiu starigas la kondiĉojn. […] IPR 15/439
— página 40 del PDF —
Konferencoj 2017 kaj 2018 Konkurso por elekto de invitantoj La Konferenca Regularo de ILEI, punkto 3, preskribas: Ĝenerale la Konferencon invitas ILEI-Sekcio aŭ loka Esperanto-organizo kaze de ne ekzisto de Sekcio. La inviton akompanu utilaj informoj pri la Konferencaj ejoj, loĝlokoj, kostoj kaj subvencioj. Al la oficiala invito estu aldonita ekzemplero de ĉi tiu Regularo, subskribita de la invitanta instanco, por atesti, ke ĝi respektos ĝiajn regulojn, se la invito estos akceptita. Alvoko La Estraro de ILEI invitas sekciojn de ILEI, aŭ aliajn Esperanto-organizojn kunlabore kun la ILEI-sekcio, aŭ memstare se en la lando ne ekzistas sekcio de ILEI, kandidatiĝi por • invitanto de la jubilea 50-a Konferenco de ILEI planata por la jaro 2017, aŭ/kaj • invitanto de la 51-a Konferenco de ILEI planata por la jaro 2018. Detalojn de la konkurso bonvolu legi ĉe ilei.info, aŭ vi povas peti kaj ricevi de la estrarano pri konferencoj la kompletan tekston. Kandidatiĝan leteron, kun esprimita kaj motivita intenco inviti la konferencon, precizigo ĉu vi kandidatiĝas por la jaro 2017 aŭ 2018 kaj aliaj necesaj informoj, bonvolu sendi retpoŝte, plej laste ĝis: 31 jan 2016, al la estrarano pri konferencoj: Radojica PETROVIĆ <radojica.petrovic.rs@gmail.com> La Estraro de ILEI pristudos la ricevitajn kandidatiĝojn kaj komunikos la rezulton al ĉiuj kandidatoj plej laste ĝis: 20 feb 2016. Por la Estraro de ILEI, Radojica PETROVIĆ, estrarano pri konferencoj
IPR 15/440
— página 41 del PDF —
Informoj pri ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prezidanto), Mireille Grosjean (vicprez.), Christophe Chazarein, Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Monique Arnaud, Synnöve Myntinnen. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: Mireille Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Ivan Colling, Renato Corsetti, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat. Estrare: Gong Xiaofeng „Arko”.
Enmovadaj partneroj (entute 14) EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi. E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio) TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Arina Osipova. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Reprezentanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill. kaj aliaj
Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60. kaj aliaj
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Bonvenaj estas
IPR 15/441
— página 42 del PDF —
donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, <moerbeekr@gmail.com>. Ni fermis la nunan numeron la 7-an de decembro 2015, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de februaro 2016.
Sur la fotoj dorskovrile supre (de maldekstre): Győző GAÁL, d-rino Erika NAGYNÉ SCHMERZER (estro de la lingvoinstrua kaj ekzamena centro de la Altlernejo), Radojica PETROVIĈ, Enikő SEREGHYNÉ ZENGŐ, Miklós ZUBERECZ en la altlerneja kancelierejo en Nyíregyháza (HU); malsupre: Jozefo NÉMETH, Veronika POÓR, Mireille GROSJEAN, Stefan MACGILL, Maria SOPONYAI, Marta KOVÁCS, Palma CSISZÁR SALOMON en Nagymaros (HU) (vd. p. 29) AMUZE ĈU NE? Lingvoinstruisto promenadas laŭlonge de rivero. Pro fortaj pluvoj la akvonivelo estas aparte alta kaj danĝera. Subite aŭdiĝas „Helpu! Helpu!” La promenanto vidas dronantan homon en la rapida akvofluo. Li tuj respondas: „Diru tion per kompleta frazo!”
IPR 15/442
— página 43 del PDF —
Kroataj infanoj en Vroclavo (vd p. 31)
IPR 15/443
IPR 2016/1
— página 1 del PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 46 – trimonata
16/1
Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Monique Arnaud Ronald Glossop Mireille Grosjean Huang Yinbao Katalin Kováts Aranka Laslo Radojica Petroviĉ Germain Pirlot Svetlana Pogorelaja Zlatko Tišljar
— página 2 del PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN)…………………………………………………………………… 3 Zlatko TIŠLJAR: Listo de bazaj morfemoj ……………………………………………………….. 4 HUANG Yinbao: Lingvoj en dialogo inter Ĉinio kaj la mondo (parto II.) …………… 9 Katalin KOVÁTS: Ekparolu! – nova projekto de edukado.net ………………………….. 13 Ronald GLOSSOP: La signifo de la nuntempa homara epoko …………………………… 15 Svetlana POGORELAJA: Nia estimo kaj bonkoreco al maljunuloj ……………………… 17 El la landoj kaj sekcioj (FI, HR, PL, RO, RU, RS, TH, US)…………………………… 19 Raportoj pri niaj kontaktoj kun ekstermovadaj partneroj ……………………………….. 28 – Granda fasko, grava paŝo (Mireille GROSJEAN) ………………………………….. 28 – Raporto de ILEI-reprezentantoj ĉe UNESKO 2015 (Monique ARNAUD) … 29 Germain PIRLOT: Ĉarto de reciproka respekto ……………………………………………… 30 Nia Koleg-helpa Kaso (KhK) bezonas vin! …………………………………………………… 31 Konferenca programo kaj konferencaj servoj (Radojica PETROVIĈ) … ……………. 32 Simpozia alvoko (Radojica PETROVIĈ) …………………………………………………………. 38 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ………………………………………………………….. 40 Sekcioj, reprezentantoj kaj kontaktpersonoj de ILEI………………………………………. 42
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>. Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Rilatoj kun Unesko kaj FIPLV. Reprezentado de ILEI ĉe UEA. Informado al ekstero. Ekzamenoj. Vicprez.: GONG Xiaofeng „Arko”, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. <arko.gong@qq.com>. Universitata agado. Sekretario: Emile MALANDA NIANGA. P. O. BOX 2787 Cape Town 8000, SudAfriko. <emalandan@yahoo.fr>, <ilei.sekretario@gmail.com> Kontakto kun sekcioj. Koleghelpa Kaso. Vicsekr.: Elena NADIKOVA. ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. E-centroj. Estrarano pri financoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Konferencoj, rilatoj kun TEJO, retaj aferoj, „Interkulturo”. Estrarano: Ivan COLLING. Cx.P. 1701, Ag. Mal. Deodoro, Curitiba, PR. BR80011-970, Brazilo. <iecolling@yahoo.com.br>
IPR 16/12
— página 3 del PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario, vic-prez. de UEA Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1
AdE – Akademio de Esperanto
Titolpaĝe: Pentroarto en Esperanto-kulturo (vd. la artikolon de Aranka Laslo sur p. 24) Dorskovrile supre: Mirejo kaj la dokumentaro por Unesko (ŝian artikolon vd. sur p. 27); malsupre: Germain Pirlot (lian artikolon vd. sur p. 29)
Karaj Legantoj Jen vi ĵus ricevis la unuan numeron en la jaro 2016. 2016 estas grava jaro por ILEI. La tuta Movado rigardos la Ligon, subtenos la Ligon, kuraĝigos la Ligon. UEA kontaktis ILEI-n por lanĉi LA JARON DE LA LERNANTO. La oficiala akto por startigi la Jaron estos en Nitra okaze de la Tago de la Lernado. Kaj la JARO DE LA LERNANTO daŭros ĝis la 102-a UK en Seulo en 2017. Tio estas giganta ŝanco por ILEI kaj giganta defio. La Ligo kreskos, evoluos, firmiĝos; ne povas okazi alimaniere. La temo de la 49-a ILEI-Konferenco en Nyíregyháza jam rilatas al tiu agado: NOVAJ VOJOJ DE LERNADO. Jes ja, la lernado evoluis, evoluas, la bezono de la lernantoj ŝanĝiĝas. La taskoj, la rolo de la instruistoj evoluas. Ni devas esti pretaj. Ni devas evolui kun la nuntempaj teknikiloj, kiuj malfermas novajn eblojn. Nia logotipo montras la instrusituacion kun staranta instruanto kaj sidanta aŭskultanta lernanto. Tiu situacio ne plu estas la ununura. Naskiĝis ebloj studi sola sur strato aŭ en buso per telefonaparato. Studento povas legi librojn per la Reto, povas diskuti vidante sian kunparolanton per skajpo en alia mondoparto. Do la klarigoj kaj konsiloj de progresinta sperta persono estas nun unu el la lernvariantoj. Tiaj pripensoj okupos nin en Hungario; venu por riĉigi la diskutojn, por riĉiĝi per kontaktoj. Mireille GROSJEAN, Prez de ILEI
IPR 16/13
— página 4 del PDF —
Listo de bazaj morfemoj Historio kaj sekvoj de Zlatko TIŠLJAR (Slovenio) Esperantistoj dekomence daŭre reklamas E-on kiel lingvon FACILAN, multoble pli facile lerneblan ol aliaj lingvoj. Kaj ni ĉiuj, kiuj lernis ĝin, tre bone tion scias, sed iu vera senduba pruvo ĝis nun ne ekzistas. Samtempe okazas polemikoj, ĉu E-o estas vere facila aŭ ne, ĉar ja eblas rapide montri, ke tre bonaj konantoj de E-o estas tre malmultaj kaj ke scipovi E-on tiel ke oni povus legi la plej kvalitan literaturon kaj mem verki altkvalitajn fakajn tekstojn aŭ literaturaĵojn, aŭ por povi bonege traduki, necesas multaj jaroj da lernado. Kie efektive estas la vero? La vero kaŝiĝas en simpla pedagogia leĝo, ke lernado de iu ajn materialo ne okazas linie (ke investante la saman tempon oni akiras la saman kvanton da scioj), sed eksponenciale, ĉar neniu materialo estas plene finlernebla. Do komence oni lernas pli rapide kaj pli sukcese, sed ju pli profunde oni eniras studaĵon, des pli malrapidiĝas ĝia akiro kaj fine la lernotempo tendencas al senfino. La kompleta scio de io ajn ne estas atingebla. Tio validas por kiu ajn lernendaĵo, sed ĉu similaj scioj kiel akiri lingvojn havas la saman lernkurbiĝon? Ĉu do la eksponenciala kurbiĝo, por ke hindeŭopa lernanto lernu la ĉinan aŭ la anglan, estas la sama kiel por lerni E-on? Klaras ke ne. Kiel do klarigi la fenomenon de lernfacileco aŭ lernmalfacileco. Per la jena kurbiĝo:
Efektive aliaj lingvoj ne havas identan kurbiĝon kiel montras la grafikaĵo. Ĉiu estas iom diferenca, sed la ĉi-supra lila linio simbolas aliajn lingvojn, ĉar kompare kun E-o, ili ĉiuj havas kurbiĝon similan al la montrita lila. IPR 16/14
— página 5 del PDF —
Tio estas proksimuma prezento de la stato. Laŭ ĝi videblas unu esenca fakto: En tempo 1:10 Esperanton eblas lerni dekoble pli ol aliajn lingvojn. Ju pli longa la lerntempo, E-scio daŭre estas pli alta ol tiu de aliaj lingvoj, sed la diferenco ĉiam estas malpli granda. En la nivelo flua, oni scias ne dekoble sed nur kvaroble pli da Esperanto, en nivelo literatura, la tempo sama donas nur duoblan avantaĝon al E-o, dum la nivelo PERFEKTA egalas: kaj E-on kaj aliajn lingvojn komplete kaj perfekte ne eblas lerni, ambaŭ estas same senfine malfacilaj. En tio kuŝas la respondo al la supre menciitaj polemikoj. Kaj kiajn utilojn ni havas de tiu scio? Povi klarigi la facilecon? Esence jes, sed ne tre evidentmaniere. La baza avantaĝo de tiu scio estas, ke ĝi ebligas decidi, laŭ kiuj ŝtupoj oni lernu E-on, por ke ĝia facilec-avantaĝo estu sendube klara al la lernanto kaj sekve motivdona. Al ĉiu ĝi tuj diras, ke dekoble pli facila ĝi estas NUR en tre komenca scioŝtupo. Se oni instruas ĝin, la lernantoj vere ege rapide progresos kaj povos uzi tiun komencan scion post kelkaj lernotagoj, aŭ en la plej malkonvenaj kondiĉoj post kelkaj semajnoj. Tiu fakto devas konvinki ĉiun suspektanton kaj entuziasmigi lin/ŝin por plua lernado. Sed pasis 130 jaroj de post la ekekzisto de E-o kaj la e-istaj pedagogoj ne komprenis tion kaj neniam klopodis adapti siajn lernolibrojn kaj metodojn al tio. Kvankam jam post dudeko da jaroj iuj skribis pri tio kaj la unua, kiu klare esprimis tion estis Kálmán KALOCSAY en „Lingvo – stilo – formo” 1931: „Devas ekzisti limita vortprovizo, la trunko de la lingvo. Ĉiu, kiu volas uzi la lingvon nur por ĉiutagaj bezonoj, devas koni ĉi tiun lingvo-trunkon, sed ne bezonas nepre koni pli multe. Ĉiu, kiu volas esti certa pri tio, ke oni lin komprenos, devas uzi nur ĉi tiun trunkan vortprovizon, alie li riskas miskomprenon. Sekve, ĉiuj lernolibroj devas enhavi ĉi tiun vortprovizon, sed nenion pli.” Sed malgraŭ tio neniu esence okupiĝis pri tiu problemo kun la celo difini, kio estas la lernelementoj por tiu ĉi unua nivelo: kiujn vortojn kaj gramatikaĵojn oni lernu por akiri nur tiun scion, kiu ebligas lingvouzon, sed per minimuma tempoinvesto? La unuaj, kiuj serioze komprenis tiun ĉi problemon, estis instruista grupo en Zagrebo fine de la sepdekaj jaroj de la 20-a jarcento. Ili rimarkis, ke instruante al plurcento da infanoj en elementaj lernejoj, ili atingis mizerajn rezultojn post du- aŭ trijara instruado, praktike tre similajn al tiuj, kiujn IPR 16/15
— página 6 del PDF —
atingis instruistoj de iu ajn fremdlingvo. Ili eksuspektis, ke la kaŭzo kuŝas en malĝusta lernmaterialo troviĝanta en de ili uzataj lerniloj. Kaj fiksiĝis la decido esplori, kiu estas tiu necesa lernenda materialo? Mi mem tiam studis humanisman informadikon en Zagrebo kaj proponis al mia profesoro fari diplomlaboraĵon pri frekvenc-morfemaro de parolata E-o kaj li akceptis. Necesis trovi la plej ofte uzatajn materialojn en praktika parola uzo de e-istoj, sed ne temas pri vortofteco – nombradoj de vortoftecoj ekzistis ja ankaŭ antaŭe kaj ne helpis kompreni la problemon. Necesis nombri morfemojn (vort-elementojn unuope, ekz: mal-san-ul-ej-o-j-n). En 1979 mi surbendigis dum la Lucerna UK simplajn interparolojn de kongresanoj sur eta magnetofono (60 000-vortan materialon), sed poste transskribis de sur la bendoj paperen ĉirkaŭ 25 000 vortojn. Fine en 1980 kaj 1981 mi transtajpis tiun materialon en la universitatan komputilon, tiel ke mi surdiskigis ĉiujn vortojn laŭ la supra ekzemplo per streketoj, kio estis signo por komputilo, kie estas limo de morfemo kaj kion ĝi nombru. En 1982 mi prezentis mian diplomlaboraĵon kaj ĝiajn konkludojn. La baza konstato estis, ke tiu tuta materialo konsistas el ĉirkaŭ 1500 diversaj morfemoj, el kiuj la unuaj 467 laŭ ofteco kovras 95% de la tuta parolaĵo kaj ĉiuj aliaj 1000 diversaj malpli oftaj morfemoj kovris nur 5% de la paroloj. Kaj la rezulto estis listo de morfemoj laŭ ofteco. Sekve la diplomlaboraĵo donis tion, kion ni serĉis: kiuj bazaj vortelementoj estas nepre lernendaj komence, por ke ĉiu povu uzi Esperanton parole post minimuma investo de tempo. La instruista grupo en Zagrebo, kiun mi gvidis (plus Spomenka ŠTIMEC, Roger IMBERT kaj Ivica ŠPOLJAREC kun posta helpo ankaŭ de Tibor SEKELJ) ellaboris 12-lecionan lernolibron, en kiu estis distribuitaj tiuj 467 morfemoj, kaj la novan metodon oni poste nomis la „Zagreba Metodo”, uzata nun jam pli ol tridek jarojn kaj adoptita al kvardeko da mondaj lingvoj. Tamen, ĝeneralan aprobon la metodo ne atingis inter la esperantistaro, ĉar la pedagogoj simple ne volis agnoski, ke tio estas esenca por la komencantoj kaj ĉiu plu faris lernolibrojn laŭ la propraj gusto kaj intuicio. Similan esploron neniam iu ajn poste entreprenis. Vortojn oni nombris multfoje kaj aperis diversaj esploroj – la plej lasta estas tiu de d-rino Sabine FIEDLER en 2014, kiu prezentas vortoftecon de Esperanto el skribitaj tekstoj surbaze de plurmiliona korpuso (http://univerlag-leipzig.de/catalog/ article/1593-Frequency_Dictionary_Esperanto). Sed fine en 2015 sinjoro Raymond GÉRARD el Belgio (Remuŝ) evoluigis softvaron, kiu bonege, kun tre minimuma erarkvanto, ebligis aŭtomate nombri morfemojn komputile en Esperantaj tekstoj. Tio ebligis realigi IPR 16/16
— página 7 del PDF —
esplorojn kompareblajn kun tiu mia el 1982. Kaj post pluraj komparoj ene de diversaj tekstoj unue nia duopo akiris bazan morfemliston, kiu ekestis el kombino de mia listo kaj frekvenclistoj de porinfanaj similgrandaj libroj kiel ekz. la fama libro de SAINT-EXUPÉRY „La Eta Princo”, do tekstoj skribitaj. Tiun bazan morfemliston ni publikigis en la jaro 2015 en la aŭgusta numero de Eŭropa Bulteno (http://www.europo.eu/eo/documentloader.php?id=439 &filename=eb-151-2015-08.pdf) kaj ĝi konsistas el 445 morfemoj. Tamen por atingi finan bazan liston, ni decidis esplori enorman skribitan tekstaron kaj kompari ĝiajn rezultojn kun ĉi tiu baza listo. Sinjoro Remuŝ elektis 49 prozajn librojn kun 2 017 652 vortoj kaj komputile analizis la morfemojn en tiu tekstaro. Tiu materialo konsistis el 16 653 diversaj morfemoj (bazaj vorteroj), sed tre simile kiel en niaj antaŭaj kaj mia esploro, 95% de la tuta korpuso estis kovritaj de la nur 412 plej oftaj morfemoj kaj ĉiuj aliaj pli ol 16 000 malpi ofte uzataj morfemoj kovris nur 5% de la korpuso. Troviĝis iom da diferenco, ĉar inter tiuj proksimume 450 plej oftaj morfemoj de la grandega skribita tekstaro troviĝis 94 eroj, kiuj ne troviĝas en la baza listo. Sed el inter ili 68 jam enestas en la Zagrebmetoda lernolibro. Sekve ni nun povas aŭtoritate kaj baze de vere detalaj esploroj fari la jenan konkludon: Se konsideri ĉefe la bezonon de parola uzo ekzistas baza morfemlisto kovranta 95% de la tekstaro necesa, kiun ni plu konsideras TRE ELEMENTA Baza Listo por krei kiun ajn lernolibron por komencantoj kaj kiu estu rekomendaĵo por ĉiuj kreantoj de novaj lerniloj. Jen ĝi: a aĉ aĉet ad afer ag ajn aĵ akcept aktiv akv al ali almenaŭ alt am amas amik an ankaŭ ankoraŭ anstataŭ ant antaŭ apart aper ar aranĝ art as aspekt at atend atent ating aŭ aŭd aŭskult baldaŭ bedaŭr bel bezon bon cel cent centr cert ĉambr ĉar ĉe ĉef ĉi ĉiam ĉirkaŭ ĉiu ĉu da dank daŭr de decid dek dekstr demand dev dezir dimanĉ dir dis divers do dom don dorm du dum e ebl ec eĉ edz eg ej ek ekskurs ekster ekzempl ekzist el elekt em en er esper est estr et eŭrop facil fakt fal famili far fart feliĉ ferm fin flank foj for forges form fort frat fru funkci gajn ge german grand grav grup gvid ĝeneral ĝi ĝis ĝoj ĝust halt hav hejm help hieraŭ histori hodiaŭ hom hor i ia iam ide ie ig iĝ il ili imag in ind infan inform instru int inter interes io iom ir is ist it ital iu j ja jam jar je jen jes jun juĝ ĵaŭd kaj kant kap kapabl kapt kar kaŝ ke kelk kia kial kiam kie kiel kies kio kiom kiu klar komenc kompren komput kon koncern konsent konsist kontraŭ korp kost kovr kred kresk krom kuir kultur kun kur kutim kvankam kvar kvazaŭ kvin la labor land las last laŭ leg lern leter li liber libr lig lingv lok long loĝ lud lum lund mal man manĝ manier mank mar mard maten mem memor merkred met mez mi mil milion minut mir mon IPR 16/17
— página 8 del PDF —
monat mond montr morgaŭ mort mov mult n naci nask naŭ ne neces nek ni nokt nom nov nu numer nun nur o oft ok okaz okcident okul okup ol on oni ont opini ordinar organiz os pag pardon parol part pas patr paŝ pens per perd person pet pied plaĉ plan plej plen pli plor plu plur por port post postul pov poŝ pren preskaŭ pret prezent prezid pri pro problem produkt profesi proksim propon propr prov publik pur radi rajt rakont rapid raport re reg regul renkont respond rest ret ricev riĉ rid rigard rilat rimark romp sabat saĝ salut sam san sat sci scienc se sed sekv semajn sen send sent sep serĉ ses si sid signif silent simil simpl sinjor sistem skrib sol spert star strat sub sufiĉ sukces super supr sur ŝajn ŝanĝ ŝat ŝi ŝir tabl tag tamen tekst tem temp ten tia tial tiam tie tiel tim tio tiom tiu tra trans tre tri trink tro trov tuj tut u uj ul um universitat unu urb us uson util uz valor varm vast ven vend vendred ver verk vesper veter vetur vi vid vir viv vizit voĉ voj vojaĝ vol vort zorg. Tiuj, kiuj volas, ke ilia lernolibro enhavu ankaŭ morfemojn ofte uzatajn en skribaj tekstoj, aldonu al ĝi la jenan liston: arb, kri, seĝ, ter, kor, lev, knab, kuŝ, ŝip, pord, vizaĝ, di, fil, turn, moment, vest, apud, ĵet, terur, tir, bril, flug, id, serv, trankvil, strang, flor, kamp, sun, mont, ruĝ, subit, salt, lit, profund, son, konduk, kuraĝ, gaj, fajr, ordon, or, anim, nigr, efektiv, preĝ, best, blank, permes, ĉeval, brak, hund, bat, gard, vent, prem, bru, laŭt, bird, ambaŭ, frap, vok, ŝton, milit, kompat, brul, ĉiel, bord, kaŭz, fenestr, pend, batal, buŝ, etend, kontent, trem, pec, hel, aĝ, ceter, river, kolor, lign, sek, koler, popol, fiŝ, sankt, intenc. Ĉi tiuj pliaj 89 morfemoj do estu aldonitaj aŭ uzataj en pli supera kurso post la baza. Sed la plej simpla tuja solvo estas por la baza kurso uzi la jam ekzistantan lernolibron de la „Zagreba Metodo”, en kiu enestas ĉiuj morfemoj de la Baza Listo kaj 68 el la aldonaĵoj, do preskaŭ ĉio el ambaŭ listoj. Kreantoj de daŭrigaj kursoj (A2 kaj B1) principe povas decidi uzi kiujn ajn morfemojn, ĉar en tiuj niveloj ne plu tiom gravas miksi la nivelojn, sed ĉiu el ili povas uzi la frekvencaron de Remuŝ faritan el 2 milionoj da vortoj kun sinsekva ofteclisto de 16 653 morfemoj kaj daŭrigi laŭ la ofteco en tiu listo (ekzemple preni la postajn 500 morfemojn laŭ ofteco. Ĝin vi trovas ĉe: http://remush.be/teksto/ klakante sube al oftecoj.ods kaj rigardante la kolumnon E).
IPR 16/18
— página 9 del PDF —
Lingvoj en dialogo inter Ĉinio kaj la mondo1 (parto II.) de HUANG Yinbao „Trezoro” (Ĉinio) 6. La ĉina lingvo Ĉinio havas 1,3 miliardojn da loĝantoj. Laŭ la nombro de la loĝantaro, Ĉinio estas la plej granda lando en la mondo. Post la reformado kaj pordmalfermo, Ĉinio fariĝis ekonomie pli kaj pli potenca. Dum la angla lingvo evoluas en Ĉinio, de tempo al tempo aperas diversaj artikoloj pri la graveco de la ĉina lingvo. Oni unuflanke plendas kontraŭ instruado de la angla lingvo, aliflanke konscias, ke la ĉina lingvo kiel unu el la oficialaj lingvoj de UN, kaj kies denaskaj parolantoj konsistigas pli ol kvinonon de la loĝantaro de la terglobo, rajtas aŭ devas roli kiel grava dialoga lingvo inter Ĉinio kaj la mondo. La sveda sociologo s-ro George WEBER listigis la lingvojn en la mondo laŭ la parolantoj jene: 1)ĉina lingvo (20,7%) 2)angla lingvo(6,2%) 3)hispana lingvo (5,6%) 4)hinda kaj urdua lingvoj (4,7%) 5)araba lingvo(3,8%) 6)bengala lingvo(3,5%) 7)portugala lingvo (3,0%) 8)rusa lingvo(3,0%) 9)japana lingvo(2,3%) 10)germana lingvo(1,8%) Laŭ la listo oni ŝatus levi elpensitan ekzemplon „internacia vilaĝo”, ekz.: se sur la terglobo ekzistus internacia vilaĝo kun 10 loĝantoj, el ili nur 2 homoj en la vilaĝo parolus la saman lingvon, nome la ĉinan lingvon, kaj la aliaj 8 homoj tute ne povus interkomunikiĝi per la propraj lingvoj. Neniu en la vilaĝo havus samlingvanojn krom la du ĉinaj parolantoj. Kiu lingvo ja devus esti elektita kiel komuna lingvo de la vilaĝo laŭ ĝenerala pensmaniero? Kompreneble la ĉina lingvo! Ĝuste pro tio nemalmultaj ĉinoj kaj neĉinoj alvokas disvastigi la ĉinan lingvon tra la mondo. 1 Prelego el la Simpozio „Lingva justeco kaj paco – kiuj defioj por la nuna mondo”, Oostende, 23-24 julio 2015
IPR 16/19
— página 10 del PDF —
En 2003 Ĉinio lanĉis la projekton „Ĉinlingva Ponto” por disvastigi la ĉinan lingvon tra la mondo. La 26-an de marto 2004 Ĉinio publikigis la projekton „Plano de Internaciaj Ĉinlingvaj Instruistaj Volontuloj” kaj la „Testan Metodon de Ĉinlingva Instrua Kapablo”; en la 1-a de oktobro ĝi lanĉis tutmondan projekton pri „Konfuceaj Institucioj” kaj unuafoje starigis tri Konfuceajn Instituciojn aparte en Koreio, Pakistano kaj Rusio. Ĝis 2014 Ĉinio starigis 475 Konfuceajn Instituciojn, 851 Elementajn Mezlernejajn Konfuceajn Kursojn en 126 landoj, kun 3 400 000 registritaj lernantoj de la ĉina. En la 17-a de decembro 2008 Ĉinio starigis Televidan Konfucean Institucion por instrui la ĉinan lingvon al la tuta mondo. La laborantoj, volontulaj instruistoj kaj administrantoj de Konfuceaj Institucioj, superis 100 000. Ĉinio trejnis 200 000 eksterlandajn instruistojn de la ĉina, akceptis 25 000 studentojn de la ĉina el eksterlandoj, eldonis 1 300 diversajn ĉinlingvajn lernolibrojn pri la ĉina en 54 lingvoj, sukcese organizis Mondan Ĉinlingvan Konferencon, Ĉinlingvan Konferencon por Fremdlandanoj ktp. Samtempe Ĉinio lanĉis Sistemon pri Ĉinlingva Ekzameno (HSK), kreis 860 ekzamenajn lokojn en 112 fremdaj landoj, el kiuj 530 troviĝas ekster Ĉinio. Ĝis 2014, 61 landoj jam enkondukis la ĉinan lingvon en la landajn edukajn sistemojn. La lernantoj pri la ĉina lingvo atingis ĉirkaŭ 100 000 000, altiĝis 3,3-oble kompare kun antaŭ 10 jaroj. En 2001 la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio oficiale deklaris rezigni pri la uzo de la angla lingvo kaj uzi nur la ĉinan lingvon en gazetaraj konferencoj. Ekde tiam la oficialaj parolistoj de la registaro okaze de la gazetaraj konferencoj rifuzis respondi demandojn de neĉinlingvaj ĵurnalistoj. Eksterlandaj ĵurnalistoj, kiuj ne scipovis la ĉinan lingvon, ne plu havis ŝancon labori en Ĉinio. Ili devige komencis lerni la ĉinan lingvon. En la mondo aperas voĉo, ke la ĉina lingvo estas la venonta monda lingvo. Mi ne kredas, ke la ĉina lingvo fariĝus monda lingvo, tamen mi kredas, ke la ĉina lingvo en venonta tempo fariĝos grava dialoga lingvo inter Ĉinio kaj la mondo, ke pli kaj pli da ĉinoj preferus uzi la ĉinan lingvon kiel dialogan lingvon. En 2014, s-ro Philip VANHAELEMEERSCH en Belgio, publikigante artikolon en la anglalingva Popola Reto en Ĉinio, forte subtenis la disvastigon de la ĉina lingvo en Eŭropo. Lia artikolo diris, ke la ĉina lingvo havas potencialon por unuigi diversajn grupojn trans naciaj kaj lingvaj limoj en Eŭropo. Malgrandaj lingvo-grupoj en Eŭropo opinias, ke la ĉina estas tia monda lingvo, kia ne anstataŭigas la ekzistantan lingvan diversecon en la regiono IPR 16/110
— página 11 del PDF —
kaj rolas kiel aliancano kontraŭ tia lingvo kia la angla, kiu pli kaj pli trudas sin kiel la solan komunikilon en Eŭropo. Krome la ĉina en Eŭropo havas la avantaĝon de eksterulo. La lingvo ne ligiĝas al iu eŭropa lando, kie loĝas ĝiaj denaskaj parolantoj, kaj en tiu senco ĝi estas neŭtrala. 7. Esperanto Ĉinio ne povas akcepti iun ajn fortan fremdan lingvon kiel ununuran komunikilon en la dialogo inter Ĉinio kaj la mondo, kaj la ĉina lingvo same kiel ĉiu ajn fremda lingvo ne povas sola roli en la dialogo inter Ĉinio kaj la mondo. Dum kreskas la nombro de la lernantoj pri la ĉina tra la mondo oni rimarkis, ke la nombro de lingvoj uzataj de Ĉinio rapide kreskas. La lingvoj en elsendoj de Ĉina Radio Internacia kreskis rapide ĝis 65, inkluzive de E-o. Dum la ILEI-Konferenco en Herzberg, Germanio, 2013, post mia prelego kun la titolo „Angla lingvo perfortas ĉinajn junulojn”, iu esperantistino diris al mi, ke E-o venkus, se Ĉinio akceptus ĝin kiel oficialan nacian lingvon. Laŭ mi E-o ne povas fariĝi oficiala lingvo de iu ajn nacio, almenaŭ en proksima estonteco. Tamen E-o kiel la plej facila kaj neŭtrala lingvo havas ŝancon en la dialogo inter Ĉinio kaj la mondo, se oni pensas pri lingvaj facileco, ekonomio, ekologio, homaj rajtoj, kaj la nuna situacio de E-o en Ĉinio. Ĉi tie mi volas prezenti al vi la nunan situacion de E-o en Ĉinio. En Ĉinio ekzistas tutlanda E-organizo, Ĉina E-Ligo, kun mil individuaj membroj kaj ĉirkaŭ 30 lokaj (provincaj aŭ urbaj) asocioj aŭ grupoj. Kelkaj gravaj internaciaj E-organizoj havas piedojn en Ĉinio, ekzemple ILEI, IKEF, IFEF. Ĉinio havas la plej grandan kaj luksan E-Muzeon en la mondo. Laŭ raporto de Verda Retejo en Ĉinio, la lernintoj de E-o en Ĉinio iam atingis ĉirkaŭ 500 000. Tamen neniuj scias, kiom da esperantistoj troviĝas en Ĉinio. En 2015 UEA havas 1100 aligitajn membrojn kaj 155 individuajn membrojn en Ĉinio. Ĉirkaŭ 150 ĉinaj esperantistoj aliĝas al internaciaj fakaj E-asocioj, 87 ĉinoj aliĝis al la 100-a UK, kaj 22 ĉinoj aliĝis al la ILEI-Konferenco. En Ĉinio troviĝas 11 E-retejoj, 10 kursoj en kolegioj kaj altlernejoj, 8 kursoj en elementaj aŭ mezaj lernejoj, 5 kursoj ekster lernejo, 4 retaj kursoj. Ĉinio eldonis sume 630 E-librojn. La plej famaj kvar romanoj en la ĉina historio kaj la verko de s-ro MOYAN, Nobel-premiito pri literaturo, estas eldonitaj en E-o, 4 bultenoj, 2 E-aj radiaj stacioj (Ĉina Radio Internacia kaj Esperanta Elsendo de BRE), E-Centro Ora Ponto, E-Domo, 7 varoj kun E-etiketoj. Ĉirkaŭ 30-40 e-istoj profesie laboras: en Ĉina Radio Internacia (pli ol 10), ĉe El Popola Ĉinio (pli ol 10), en la E-muzeo (4), en profesiaj kolegioj (2), IPR 16/111
— página 12 del PDF —
elementaj lernejoj (6) kaj aliaj E-organizoj (3). Ili regule ricevas salajron per E-o. El ili 3 homoj estas dungitaj fremdlandaj e-istoj. La financoj venas de la ĉina registaro. ĈRI kaj EPĈ (ĈEL) havas 20-30 ŝtatajn oficistojn, kies salajrojn liveras la registaro. Kaj EPĈ (ĈEL) dungis 1-2 fremdlandajn eistojn kiel laborantojn. Ĉinio havas du ŝtatnivelajn E-organizojn, nome ĈRI kaj EPĈ (ĈEL). La organizoj estas subfilioj de ŝtataj departementoj. Tra la E-organizoj la registaro uzas E-on kiel komunikilon inter Ĉinio kaj la mondo. Ĉina Radio Internacia (ĈRI) estas internacia publika elsenda organizo en Ĉinio. E-o estas unu el la 65 elsendaj lingvoj de la radio. Ĉiutage la radio elsendas programojn en E-o dum ĉirkaŭ unu horo. El Popola Ĉinio estas filio de Ĉina Fremdlingva Departemento. La departemento havas diverslingvajn oficejojn. E-o estas unu el la fremdaj lingvoj uzataj por propagandi Ĉinion. Ĉina E-Ligo estas filio de El Popola Ĉinio (http://www.espero.com.cn). La E-redakcio de EPĈ konstante dungas 1-2 fremdlandajn e-istojn kiel laborantojn. La gravaj taskoj de la du ŝtatnivelaj E-organizoj estas propagandi ĉinajn aferojn, informi la mondon per E-o. La plej freŝaj novaĵoj pri Ĉinio ofte paralele aperas en ĈRI, EPĈ kaj aliaj gravaj komunikiloj. Kvankam la lingvo E-o en Ĉinio ankoraŭ estas malforta kompare kun aliaj fortaj naciaj lingvoj, tamen la utileco estas tre evidenta, ĉar esperantistoj troviĝas en 130 landoj. La aŭskultantoj de Eelsendo de Ĉina Radio Internacia, kaj la retumantoj de El Popola Ĉinio (www.espero.com.cn) kaj Reta Ĉinio (esperanto.china.org.cn) troviĝas en pli ol cent landoj. Multaj eksterlandanoj per E-o ricevas diversajn informojn pri Ĉinio. La lingvo ja rolas kiel dialoga lingvo inter Ĉinio kaj la mondo. Mi iam demandis al gravuloj de ĈRI kaj EPĈ: kiel la registaro juĝas ilian laboradon? Ili respondis, ke la registaro juĝas la laboron laŭ la aŭskulta frekvenco kaj klavadaj fojoj en la retejoj. Tio signifas, ke ju pli multfoje oni aŭskultas la radion aŭ vizitas la retejojn, des pli bone la registaro juĝas la valoron de E-o. Multaj aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia iam invite vizitis Ĉinion. La registaro pagis iliajn kostojn. Tio fakte estas investo de la ĉina registaro laŭ la valoro de E-o. La registaro investinte en E-o, per la internacia lingvo realigis la celon – dialogi kun la mondo. Ĉinio unuflanke esperas, ke la mondo pli vaste akceptos la ĉinan lingvon, aliflanke ĝi profunde konscias, ke la ĉina lingvo estas preskaŭ neebla, por ke la mondo akceptu ĝin kiel mondan lingvon pro la malfacileco. Kaj E-o kiel neŭtrala ponta lingvo estas pli facile akceptebla por la pli kaj pli potenca Ĉinio ol aliaj fortaj naciaj lingvoj. (fino) IPR 16/112
— página 13 del PDF —
Ekparolu! – nova projekto de edukado.net de Katalin KOVÁTS (Nederlando/Hungario, redaktanto@edukado.net)
Ni informas vin, ke en la jaro 2016 edukado.net komencos grandan, novan projekton, kiun ni nomis EKPAROLU! Celo de la projekto: • Doni eblon al la ĵuslernintoj de Esperanto parole apliki la lingvon, ensociiĝi, kaj informi ilin pri la programoj, kursoj kaj pluaj ebloj de studoj • Vaste eluzi la liberajn fortojn de la movadanoj partopreni en la plua edukado de komencintoj • Fortigi la lokajn klubojn kaj la movadon Baza ideo Ene de edukado.net ni kreos surfacon, kie la du flankoj, nome GENEVOJ – (komencintoj) kaj GEONKLOJ (speciale trejnitaj esperantistoj) trovas unu la aliajn kaj helpe de skajpa kontaktiĝo pasigas kune parolsesiojn. Ni nombros la sesiojn ambaŭflanke.
IPR 16/113
— página 14 del PDF —
GENEVOJ devus anonci sian intencon uzi la servon. Ni akceptos tiujn, kiuj estas je A2-nivelo, aŭ finis la arbon de DUOLINGO, konas la bazon de la gramatiko kaj konas minimume 300 vortojn. Enirinte la programon ili ricevus rajton je 20 (aŭ 30) sesioj de 20 minutoj (decidota) por ekzerci sin en la parolata lingvo. Ili povos elekti, kion ili volas ekzerci: prononcadon, paroladon laŭ difinitaj temoj aŭ liberan konversacion, ekzerci sin pri konkretaj gramatikaĵoj aŭ korektigi kelkfoje skribaĵojn. GEONKLOJ estos spertaj esperantistoj, sed ne nepre instruistoj. Ilia tasko estos la paroligo de komencintoj. La geonkloj havu minimume B2-nivelon (prefere kun KER-atestilo). Ili ricevos formadon pri uzo de retprogramoj, ekzemple skajpo. Edukado.net disponigas mallongan manlibron pri la strukturo kaj ĉefaj reguloj de sukcesa paroliga sesio, kaj por ĉiu temo, kiun la nevoj povos elekti, ni donos unupaĝan resumon, helpe al la onklo. La geonkloj faros sian agadon senpage, sed la plej aktivaj ricevos premiojn. La programo ebligus al ordinaraj esperantistoj, ankaŭ por nevojaĝemaj aŭ malhelpataj finance aŭ fizike en movoj, ke ili partoprenu en la movado, sentu sin utilaj. Ni havas multajn neuzitajn fortojn, kiujn ni povas tiel aktivigi. Kio farendas nun? • La multe pli detala priskribo de la projekto jam ekzistas. • La estraro de la Fondaĵo edukado.net aprobis ĝin, subtenas, kaj komenciĝis traktado kun la programistoj. • Ni serĉas bonan logotipon kaj trafajn grafikaĵojn por la diversaj partoj de la koncerna programo. (Alvoko disiros baldaŭ). • Necesas trovi ankaŭ financajn subtenantojn. • Sed la plej grava afero estas nun, ke paralele kun la programista laboro ni jam enketu pri tio, kiuj pretos esti la unuaj onkloj kaj onklinoj, kiuj pretos kunpensadi, perfektigi kaj poste testi la programon, kaj eventuale helpi en la plua formado de aliaj onkloj. Interesiĝantoj kontaktu edukado.net, kiu kreos por la geonkloj apartan forumon kaj gvidas ilin en la unuaj paŝoj.
IPR 16/114
— página 15 del PDF —
Prezento farita la 23-an de novembro 2015 en Vroclavo, Pollando, dum simpozio. Okazis posta interpretado al la pola lingvo.
La signifo de la nuntempa homara epoko de Ronald GLOSSOP, profesoro emerita kaj Prezidanto de Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (AAIE)
Ni vivas dum tre grava periodo en la historio de la homaro. Ni homoj nun spertas gravan transiron de mondo, kie ekzistas multaj diversaj landoj kun siaj propraj registaroj kaj lingvoj, al tute novspeca tutmonda komunumo. La tri jarcentoj ekde la jaro 1600 ĝis la jaro 1900 estis la periodo de naciismo. Nia mem-identiĝo estis tute laŭ la lando, kie ni loĝas. Nia lojaleco estis al la registaro de la Nacia Ŝtato, en kiu ni loĝas. Plejparte ni ne bezonis scipovi lingvon krom nian nacian lingvon, ĉar ne multaj homoj vojaĝis al aliaj landoj. Efektive multaj homoj ne povis eĉ legi aŭ skribi. Poste iom post iom la homaro travivis la transiron de la mallarĝa naciismo iomete al inter-naciismo. Dum la dudeka jarcento, la jarcento de internaciismo, homoj pli konsciis pri la ekzisto de aliaj landoj en la mondo. Pro la invento de novaj iloj ni povis komuniki je pli grandaj distancoj kaj veturi pli facile kaj rapide de unu loko al alia. Post du grandaj militoj ni konsciis, ke ni ne plu povas ignori tion, kio okazas en aliaj landoj. Tamen nia memidentiĝo restis ĉefe al nia propra lando. Ni homoj ankoraŭ pensis tiel: mi estas IPR 16/115
— página 16 del PDF —
franco aŭ mi estas brito aŭ mi estas polo aŭ mi estas ruso aŭ mi estas usonano, kaj tiel plu. Sed dum la dudeka jarcento la gvidantoj de la landaj registaroj ekkreis internaciajn instituciojn kiel la Ligo de Nacioj kaj la institucion Unuiĝintaj Nacioj por malebligi militojn kaj komenci kunlabori inter-nacie. Por komuniki kun homoj, kiuj uzis malsamajn lingvojn, ni dependis de tradukistoj kaj interpretistoj. Nia bildo de la mondo estis mapo aŭ globo, kie la diversaj landoj aperis en diversaj koloroj kun dika nigra linio ĉirkaŭ ĉiu lando, sed ni samtempe ekkonstatis, ke estas multaj diversaj landoj en unu granda mondo. Nun dum la dudek-unua jarcento okazas alia eĉ pli grava transiro de la inter-naciismo al la tutmondismo. Nun ni konscias la foton de la Tero el la spaco. [Sur la grafikaĵo: Tero. Tio, kion oni pensas pri mi. Tio, kio mi vere estas.] Ni komencas pensi pri ni mem ĉefe kiel homoj, kiuj loĝas kune sur la planedo Tero kaj nur duavice kiel civitanoj de nur unu lando. Homoj ofte veturas al aliaj landoj kaj eĉ geedziĝas kun homoj el aliaj landoj. Pro la interreto ni povas rapide komuniki kun aliuloj en aliaj landoj kaj eĉ en aliaj kontinentoj.
IPR 16/116
— página 17 del PDF —
Ni komencas konstati, ke la konfederacia organizo Unuiĝintaj Nacioj ne plu sufiĉas por trakti la urĝajn tutmondajn problemojn de nia planedo. Ni nun bezonas tutmondan federacian registaron por trakti la problemojn de la tutmonda komunumo, dum la landaj registaroj prizorgas tiujn problemojn, kiuj okazas interne de ilia lando kaj regionaj registaroj kiel la Eŭropa Unio prizorgas regionajn problemojn. Plue ni iom post iom pli konscias, ke krom la naciaj lingvoj ni bezonas komunan tutmondan lingvon por la tutmonda komunumo. Momente ŝajnas, ke eble la angla lingvo iĝis tiu tutmonda lingvo, sed tio ne estas bona solvo de la problemo de komuna lingvo por la tutmonda komunumo. La tutmonda uzo de iu ajn nacia lingvo ne estas justa solvo. Plue, tio ne estas la plej bona solvo. La tutmonda komunumo bezonas neŭtralan tutmondan lingvon, kiun ĉiuj povas lerni pli facile kaj pli rapide, nome Esperanton. Malsame ol la angla aŭ la hispana aŭ la ĉina aŭ la rusa aŭ aliaj naciaj lingvoj, E-o tute ne minacas iujn ajn ekzistantajn lingvojn. Ĉe E-o ne ekzistas potencaj landaj registaroj, kiuj volas postuli, ke la aliuloj uzu ilian nacian lingvon. Se la tutmonda komunumo uzus la desegnitan nenacian lingvon E-o, homoj povus ankoraŭ uzi la diversajn naciajn lingvojn interne de tiuj lokoj, kie oni nun uzas ilin, dum E-o estus uzata por la internacia komunikado. Oni konservus la diversecon de lingvoj kaj kulturoj, eĉ dum la homaro povus uzi E-on kiel la komunan lingvon por la tutmonda komunumo.
Nia estimo kaj bonkoreco al maljunuloj de Svetlana POGORELAJA, sekciestro de ILEI-UA, universitato3a@ukr.net Mi ĉiam penis helpadi al maljunuloj, des pli al tiuj, kiuj ja suferadis en la malfacilegaj jaroj por mia tuta lando Ukrainio dum la dua mondmilito, kiuj poste rekonstruis la landon kaj laboris por ĝia progreso. Kiam en mia urbo Kijivo aperis Universitato de la Tria Aĝo, mi tuj min turnis al la rektorino kun peto pri la permeso fondi la unuan E-fakultaton en Ukrainio. Kaj do de aprilo 2010 mi instruas al tiu kolektivo, kiu konsistas nur el pensiuloj – de 55- ĝis preskaŭ 80-jaraĝaj. Mi neniam strebas al granda kvanto de studentoj, IPR 16/117
— página 18 del PDF —
ĉar neniu alia esperantisto ĉi tie volas labori kun grupo de pensiuloj, kaj mi persone pro mia sanstato ne povas instruadi al multaj homoj. Ĉiujare bedaŭrinde mi devas adiaŭi 1-2, iam 3 personojn, kiuj fariĝas tro maljunaj kaj tro malsanaj kaj ne kapablas veturi al la lecionoj (mi mem preskaŭ ĉiumonate veturadas por renkontiĝi kun ili persone) kaj anstataŭigi ilin per novuloj. Laŭ mia opinio maljunuloj, des pli kiam ili suferas pro malriĉeco, malsanoj, nesufiĉa estimo en la familio, devas fariĝi plenaj de viva energio kaj senco de vivo, ili devas fariĝi optimistoj, aktive laborantaj por sia bono kaj por fari multe da bono por la aliaj. Por atingi tiun celon, mi en la E-fakultato ne nur instruas la internacian lingvon, sed ankaŭ la historion de la E-movado, interesajn informojn pri aliaj landoj; mi instruas verki beletrajn rakontojn, prelegojn, versaĵojn, ĵurnalistajn artikolojn, scenarojn de festoj, ekskursojn. Ankaŭ kanti, aktori, eĉ ludi muzikilojn kaj fari manfaraĵojn, prestidigitaĵojn (magiaĵojn). Ni vizitas muzeojn (kun urboludoj), teatrojn, koncertejojn, ekspoziciejojn, veturas al aliaj urboj. Kiuj havas sufiĉe da mono, kun grandega plezuro veturas al eksterlandaj E-aranĝoj. Apartan ĝojon donas la vortoj de la maljunaj homoj, ke ili, longe loĝantaj en la urbo, neniam antaŭe vizitis multajn vidindaĵojn, kiujn ili ekvidis nur dank’ al tio, ke ili studas en la E-fakultato. Kutime la studentoj mem elektas, kien ni iru, aŭ kiun festadon ni organizu aŭ al kiu urbo ni veturu, mem preparas la E-lingvajn materialojn anticipe. Ni preparas iujn kunvenojn por la Kijiva E-klubo „Ora Pordego”, renkontiĝas kun e-istoj el aliaj niaurbaj E-kolektivoj, ĝoje renkontiĝas kun alilandaj gastoj. Bonfare ni preparas diversajn nacilingvajn seriozajn kaj gajajn aranĝojn por vizitantoj de bibliotekoj. Se maljunuloj pli aktivas en la vivo, ili certe estos pli feliĉaj. Mi revas pri tio, ke ankoraŭ iu ĉi tie ekokupiĝu pri grupoj de maljunuloj kaj ni kune multobligu niajn rezultojn; sed dume ĉiuj aliaj instruas E-on nur al junularo kaj ties rezultoj ne malofte estas malpli grandaj ol la rezultoj de la maljunuloj. Nun mi preparas unu mian lernantinon al instruado; ŝi estas tiom feliĉa pri la E-lernado, ke ŝi volas al ĉiuj helpadi, por ke aliaj aliĝu kaj ĝuu. Estas videble laŭ la rezultoj de la pensiuloj, ke ili fariĝas multe pli ĝojaj en sia malfacila aĝo. Ili fariĝas aktivaj membroj de la Kijiva E-klubo „Ora Pordego”, aktivis en la antaŭaj aranĝoj „Aroma Jalto”, nun en „Mirinda Lviv”. Ofte neniu alia donas al ili tiom da bonkoreco kiel e-istoj, nenio alia donas tiom da novaj bonaj ĝojigaj impresoj kiel la studado en la E-fakultato. Mi tre forte volas aldoni al ilia vivo tiom da bono, kiom mi povas, ilia kontento kaj plezuro reeĥe venas al mi. Tiuj pensiuloj havas diversajn aĝojn, IPR 16/118
— página 19 del PDF —
profesiojn kaj hobiojn, sed la lingvo Esperanto kunigis kaj feliĉigis ilin farinte optimistoj, kiuj aktive kreas sian vivon kaj bonkore helpas al la aliaj. Mi volas mencii la rezultojn de du el miaj novaj lernantinoj, kiujn mi akceptis. Tiuj du novaj pensiulinoj post kvin lecionoj povas dialoge kaj monologe paroli laŭ temoj „Pri mi”, „Mia familio”, „Lernoĉambro”, „Loĝejo” kaj ili povas skribi 1-paĝajn verkojn laŭ la temoj. Ili kun aliaj miaj lernantoj partoprenos aktive, ion prezentante, en du renkontiĝoj por aliaj kijivaj E-kolektivoj (por spertuloj, ne komencantoj) en Zamenhof-Festoj kaj la Novjara Festo kiujn ĝuste mi kun miaj lernantoj preparis speciale por tiuj kluboj. Ni tre ŝatus ekkontakti kun alilandaj pensiuloj kolektive aŭ individue, ni kun plezuro interŝanĝos spertojn kaj interhelpados pri la lerno de la lingvo. Noto de Mirejo GROSJEAN: Prave nia kolegino Svetlana substrekas, ke multaj el ni preferas instrui al gejunuloj por junigi la movadon. Sed mi konas kelkajn esperantistojn, kiuj venis al nia lingvo pro la entuziasmo kaj/aŭ spertoj de avo aŭ avino… En Eŭropa Unio estas programo Erasmus Plus, „Long life learning”, lernado tra la tuta vivo. Ni iru laŭ tiu vojo.
El la landoj kaj sekcioj… Finnlando Carola ANTSKOG 1941-2015 La lasta tago de la jaro 2015 iĝis la lasta tago de la vivo de Carola ANTSKOG pro grava malsano. Carola eklernis Esperanton kune kun sia filino Anna RITAMÄKI-SJÖSTRAND en la 80aj jaroj. La nepino, filino de Anna, konatiĝis kun la internacia lingvo kune kun la avino kaj patrino kaj jam partoprenis la Universalan kongreson en Lille. Carola ANTSKOG profesie estis instruistino, kaj ŝi estis membro de ELFI, E-Ligo de Finnlandaj Instruistoj. Ŝi estis elektita ĝia prezidanto por 2001-2008. Dum tiu tempo ŝi aranĝis trifoje en 2004-2006 vojaĝojn de gimnazianoj al Strasburgo dum t.n. Euroscola-tago en la ejo de la Eŭropa Parlamento. Tie la finna grupo havis komunajn programojn kun alilandaj IPR 16/119
— página 20 del PDF —
esperantistaj gimnazianoj, kiujn gvidis Carola kaj kiuj nomiĝis Eŭropaj amikeco-Seminarioj. Antaŭ tiuj okazoj Carola ekzercis la lernantojn prepariĝi en la lingvouzo. La hejmo de Carola estis malnova lernejo. Tie ŝi aranĝis plurajn renkontiĝojn kaj por infanoj kaj lernejanoj kursojn/kursetojn. Ĉar en la konstruaĵo povis tranokti eĉ pluraj homoj, Carola gastigis turistajn eksterlandajn buskaravanojn, ofte esperantistajn. Ankaŭ esperantistoj, kiuj faris preleg- aŭ aliajn vojaĝojn en Finnlando, haltis en la suda Finnlando ĉe Carola. Tra Skolta Esperanto-Ligo, Carola disvastigis la scion pri Esperanto eĉ kiel ĝia prezidanto. En la loka gazeto oni povis legi rakontojn pri ekz. Universalaj Kongresoj kaj multaj eksterlandaj gastoj. Carola Antskog trapasis la mezan UEA/ILEI-ekzamenon en 1999 kaj kompletan C1 KER-ekzamenon en 2013. Ŝi estis membro de kelkaj lokaj Esocietoj. Carola ANTSKOG estis aktiva en la municipa deputitaro kaj agado. E-Ligo de Finnlandaj Instruistoj kondolencas al Anna kaj ŝia frato kune kun la familioj. Sylvia HÄMÄLÄINEN
Kroatio Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo Honore al la Tago de Bjelovar e-istoj el Kroatio organizis la 3-an Deklamkonkurson la 20-an de septembro 2015, en la urbo, kies urbestro diris, ke E-o riĉigas la kulturon de la urbo. Ĝi estis organizita kunlabore de Bjelovara Esperantista Societo kun Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto el Zagrebo. Partoprenis ĝin junaj esperantistoj, gelernantoj de elementaj lernejoj kaj mezlernejanoj. Ili deklamis originalan Esperantan poezion kaj kroatan poezion tradukitan en Esperanton. En la kategorio „gejunuloj” partoprenis: Tajana KUDUMIJA el Bjelovar, Marija VEŠNIK el Zagrebo, Franka kaj Adrijan MURTIĆ el Rab, Antonio VRBANČIĆ kaj Marko VRANIĆ el Đurđevac. En la kategorio „plenkreskuloj” deklamis Mihaela CIK. La ĵurio konsistanta el tri membroj: Radenko MILOŠEVIĆ, Franjo FORJAN kaj Grozdana GRUBIŠIĆ elektis la laŭreatojn: 1. estis Antonio VRBANČIĆ, 2. estis Marija VEŠNIK kaj 3. Tajana KUDUMIJA. Ĉiuj partoprenantoj ricevis la libron La trajno en la neĝo de nia fama verkisto Mato LOVRAK. La laŭreatoj ricevis diplomojn kaj medalojn.
IPR 16/120
— página 21 del PDF —
Sekvis la komuna fotado. Daŭrigo de la programo okazis en la ejo de Češka Obec, kun ĉeĥa kultura programo kaj komuna tagmanĝo. Per E-o ni kunigis la kulturojn kroatan kaj ĉehan kaj kreis novajn ligojn inter la du nacioj. Marija JERKOVIĆ
Pollando Raporto pri la interlingvistika sesio en UAM Milda februara vetero akceptis la persistajn partoprenantojn de la 4-a interlingvistika sesio en la poznana universitato (30.01-05.02.2016). Ne nur komence, en septembro 2014, la grupo estis rekorda, sed ankaŭ nun ĝi estas tia: 17 studentoj (5 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando kaj po unu el Belgio, Ĉeĥio, Kroatio, Rusio, Serbio kaj Svedio) progresas en siaj studoj pri interlingvistiko kaj esperantologio. Ĉi-jare d-ro Ulrich LINS, aŭtoro de La danĝera lingvo, prezentis la movadhistorion de Zamenhof ĝis post la dua mondmilito kun multaj interesaĵoj. La aliajn tri kursojn gvidis d-rino Ilona KOUTNY engaĝante la studentojn en diskutojn kaj ludojn. Kadre de aplikata lingvistiko temis pri leksikografio, lingva planado, multlingvismo kaj denaskismo ĝis komputa lingvistiko.
IPR 16/121
— página 22 del PDF —
Kontribuis ankaŭ d-ro Marc BAVANT pri terminologio kaj d-ro Zbigniew GALOR pri lingvo kaj socio.
La tria semestro de Esperanta gramatiko prilumis la riĉecon de Esperanta leksiko inklude frazeologiaĵojn kaj tiklajn punktojn de vortfarado. Ilona KOUTNY traktis la problemojn de lingvotavoloj, skizis la evoluon de E-o kaj la lokon de E-o laŭ lingvotipologio. Enkadre de pragmatiko, preskaŭ neesplorata tereno koncerne E-on, okazis diskutoj pri kutimoj de lingvouzo (alparoloj, petoj kaj aliaj ĝentilecformoj) por serĉi normojn kaj limojn de komunaj scioj kaj eblaj supozoj en internacia parolkomunumo. La merkreda komuna vespero estis bonetosa: ni aŭdis tradukitajn poemojn de Suso kaj kantojn de Suzana, krome informojn pri la elementa lernejo, kie komenciĝis instruado de E-o kunlabore kun la Interlingvistkaj Studoj. Post la sesio, sabate okazis ekskurso al Vroclavo, kiu estas ĉi-jare eŭropa kultura ĉefurbo kaj gastigos la IJK-n. Lokaj e-istoj kaj partoprenantoj de la universitato de la tria aĝo akceptis kore la grupon. Ilona KOUTNY Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Rumanio Hieraŭ ni komencis instrui Esperanton en la elementa lernejo RomâneștiGrănicești, distrikto Suceava. La grupo konsistas el dek kvin gelernantojn el la klaso kvina kaj sesa . Nia celo estas instrui Esperanton per klasika metodo kaj por ke la kurso estu gaja, ĉar ni estas kantistoj, ni kantas Esperantajn kantojn, ni estas aktoroj kaj ludas rolojn en nia Esperanto-pupteatro, ni estas vojaĝantoj kaj vojaĝas en Esperanto-lando. IPR 16/122
— página 23 del PDF —
Ionel BODALE
Rusio Ekde la 3-a ĝis la 5-a de januaro en la rusia urbo Jekaterinburgo okazis lingvotrejnado pri E-o. La aranĝo estis organizita en la kuracgastejo „Uktus”, kie dum nia ĉeesto malestis aliaj gastoj. Pro tio la tuta ejo estis je nia dispono. Tio certe kreis komfortajn kondiĉojn kaj por instruistoj kaj por lernantoj. La celo de la aranĝo estis subteni komencintojn, kuraĝigi ilin por ke ili ne ĉesigu la lernadon de la neŭtrala lingvo, kaj konatigi ilin kun la bazaj aspektoj de la movado entute, montrante al ili, ke E-o estas ne nur lingvo, sed ankaŭ tre pozitiva internacia agado. Krome, la organizantoj celis profundigi lingvokonojn de progresantoj, kiuj ankaŭ ĉeestis. Unu el la plej rimarkindaj aferoj estis la graveco de la instruteamanoj, venintaj por dividi siajn spertojn kun komencantoj kaj progresantoj. Ĉi tie estis Vladimir OPLETAJEV – filologo kaj aktivulo de Ural-Siberia esperantista movado, Irina GONĈAROVA – moskva esperantistino el e-ista familio, gvidantino de la moskva E-klubo MASI. Do, entute la instruistaro kaj movadreprezentantaro estis tre interesaj kaj ebligis diversflankan kaj abundan demonstradon de la movado al lernantoj, kiuj siavice rivelis laŭdindan scivolemon kaj interesiĝon. Estas ankaŭ tre grave kaj ĝojige, ke venis novaj antaŭe nekonataj personoj, kio evidente montras aktualecon kaj necesecon de instruista agado, malgraŭ asertoj de skeptikuloj pri nevivkapablo de Esperantujo. Dum la aranĝo la komencantoj kaj progresantoj povis plibonigi siajn lingvokonojn en du grupoj: A kaj B respektive. Kelkaj lecionoj eĉ postulis plenumon de hejmtaskoj, kiuj estis dissenditaj al la partoprenantoj antaŭ kelkaj semajnoj. Ĉiu leciono daŭris unu horon kaj dumtage oni aranĝis de tri ĝis ses lecionojn. IPR 16/123
— página 24 del PDF —
Verdire niaj ĉi-fojaj lernantoj certe meritas apartan mencion, ĉar dum nur tri tagoj de la aranĝo ili rivelis rimarkeblan sukceson. Ĉi tie per siaj propraj okuloj oni povis vidi homojn, kiuj sukcesis jam sufiĉe bone konatiĝi kun la lingvo dum kelkaj monatoj. Tre kortuŝa estas la ekzemplo de novulino, kiu nomiĝas Margarita. Tio estas junulino nevidkapabla, kiu lernadis la lingvon tute memstare dum preskaŭ du monatoj antaŭ la trejnado kaj venis Jekaterinburgen jam povante interparoli kun aliaj en Esperanto. Certe ne tiom lerte kaj flue, kiel pli spertaj samideanoj, sed la fakto mem, ke tiu celstreba esperantistino tiom rapide kaj volonte progresas, vere instigas nin kredi je la spiritforto de la homo.
Krom lecionoj, estis okazigitaj ankaŭ ludoj, amuziĝprogrameroj, bankedoj. Fine de ĉiu tago la partoprenantoj povis ĝui vesperan amikan etoson aŭskultante E-lingvajn kantojn de Kore, Jonni-M kaj aliaj. Post la trejnado ĉiuj dezirantoj povis partopreni ekskurson tra la urbo Jekaterinburgo. La ekskurson gvidis loka esperantistino, kiu ne ĉeestis en la trejnado, sed aranĝis tute profesian kaj informoplenan urbomontradon. Oni povas sincere konstati, ke tiu nuna trejnado donis al ni novan ondon de inspiro kaj deziro denove antaŭenigi nian aferon pli kaj pli.. Kirill NOVIĈENKO IPR 16/124
— página 25 del PDF —
Serbio Pentroarto en E-kulturo: Sukcesoj de serbiaj gejunuloj en Triesto Kvar gelernantoj el Subotica (Serbio) partoprenis en la internacia konkurso pri dulingvaj pentraĵoj Premio Liliana Cernecca Soranzo 2015, kiun organizis Triesta E-Asocio la duan fojon. Laŭ la konkursa regularo, je libera temo kaj iu ajn tekniko, ĉiu verko devis enteni tekston de almenaŭ unu vorto: en E-o kaj en unu el la lingvoj de Eŭropa Unio. Entute 12 pentraĵoj el Italio, Slovenio kaj Serbio estis prezentitaj dum unusemajna ekspozicio, 28/11–5/12 /2015. El Serbio partoprenis tri lernantoj de la Politeknika Lernejo de Subotica: Beatrix CVITKÓ, Blanka LÁSZLÓ kaj Emese KOVÁCS PÉCSKAI, anoj de la E-fakrondo. Iliaj mentoroj estis Zita SUHAJDA, profesorino de pentroarto, kaj Aranka LÁSZLÓ (LASLO), gvidanto de la E-fakrondo. Al ĉi tiu grupeto aliĝis la 13-jara Dávid LÁSZLÓ, lernanto de la 7-a klaso de la elementa lernejo „Ivan Goran Kovačić” el Subotica, frato de Blanka. La lastan tagon, dum solena aranĝo, estis publikigita la decido de la ĵurio, konsistanta el: Renata DAMIANI, pentristino kaj skulptistino, Alessia FAVRETTO, psikologino, kaj Oscar Garcia MURGA, mediisto. La unua premio ne estis alĵuĝita. La 2-an premion ricevis Emese KOVÁCS PÉCSKAI (Čantavir, Serbio) kaj Bossi AREDO (Trieste, Italio) – 250 eŭrojn egalmerite dividitajn en po 125 eŭrojn. La bildo kreita de Emese portis mesaĝojn: Savu vivon de la arbaro por viaj genepoj! – Menstd meg az erdőt az unokáid számára! [ŝian pentraĵon vidu supre] Laŭ la juĝo de la ĵurio ŝi estas premiita „pro la delikateco de la bildo, klare elvokanta la nepran neceson protekti la naturan medion”. La 3-an premion gajnis Giordano PREDONZAN (Trieste, Italio) kaj Blanka LÁSZLÓ (Subotica, Serbio). Ili ricevis po 75 eŭrojn. Blanka, kiu mem ludas violonĉelon, desegnis instrumenton kun la citaĵo de Zoltán KODÁLY, hungara komponisto: La muziko apartenu al ĉiu! – Legyen a zene mindenkié! IPR 16/125
— página 26 del PDF —
La ĵurio ŝian verkon laŭdis „pro la mozaika enhavo de la universaleco de muziko, lingvaĵo de l’ animo”. En la kategorio sub 14 jaroj la antaŭvidita Speciala Premio ne estis asignita pro manko de konkursantoj. Tamen Dávid LÁSZLÓ (Subotica, Serbio) ricevis „Specialan Mencion” (kaj 50 eŭrojn) „pro la filozofia fono de la desegnita bildo kaj skribitaj vortoj”. Kiel temon li elektis la proverbon: Rapidu malrapide! – Lassan járj, tovább érsz! (vd. apude) La gejunuloj el Subotica estis stimulitaj partopreni la internacian konkurson, kaj ni esperantistoj el Subotica estas tre fieraj pri ili, kaj same iliaj lernejoj! Dankon al Marija Nikolaja ROŽEJ (Nika) el Slovenio, kiu instigis nin partopreni, kaj al la organizantoj, precipe al s-ino Elda DOERFLER pro la elstara komuniko rilate al la konkurso. Aranka LASLO
Tajlando E-kurso en Bangkok Laŭ la propono de LEE Jungkee, respondeculo pri la azia movado en la estraro de UEA, d-ro MÁRKUS Gábor (el Hungario) gvidis sukcesajn E-kursojn en multaj universitatoj kaj supermezlernejoj en Koreio kaj Tajlando. En 2014 li organizis la E-instruadon en la nove fondita IndramangUniversitato en Koreio kaj tie li verkis specialan ekzercaron por la orientaziaj studentoj. En 2015 li gvidis tri kursojn en Seulo kaj prelegis en la seula kaj la suwona kampusoj de la Kyunghee-Universitato por doni motivon al la studentoj studi E-on en la Humanisma Fakultato. En januaro 2016 li gvidis E-kurson per sia speciala instrumetodo ankaŭ en la Srinakharinwirot-Universitato en Bangkok, Tajlando, kie dek studentoj komencis konatiĝi kun la internacia lingvo kaj kun la zamenhofa penso. En la bildo la tajlandaj kursanoj videblas en la klasĉambro kaj antaŭ la konstruaĵo de la Pedagogia Fakultato de la universitato. [vd la foton sekvapaĝe]
IPR 16/126
— página 27 del PDF —
Usono NASK kaj la Kino-Teatro-Festivalo (KTF) denove kunigas programojn en 2016 ĉe la Universitato William Peace (WPU) en Raleigh, Nord-Karolino! Kiel en 2015, KTF okazos ĉe WPU dum la unuaj kvin tagoj de NASK, tiel ke la partoprenantoj de ambaŭ eventoj povu partopreni en la komunaj aktivaĵoj. La partoprenantoj de KTF povas enskribiĝi aŭ por la unuaj kvar tagoj de NASK, aŭ por la tuta kursaro! NASK okazos inter la 28-a de junio kaj la 7-a de julio (studentoj alvenos la 28-an de junio, lecionoj okazos de la 29-a de junio ĝis la 6-a de julio, kaj ĉiuj foriros la 7-an de julio) kaj KTF inter la 28a de junio kaj 3-a de julio (alventago estas la 28-a de junio kaj forirtago la 3-a de julio). Estos ok tagoj de lernado plus la ŝanco partopreni en la teatraj aktivaĵoj kaj vidi la finan produkton de la metiejoj de KTF. Estos ankaŭ diversaj aliaj aktivaĵoj: esplorado de la belaj muzeoj, butikoj kaj restoracioj de la urbo, ĉio en piedira distanco de la kampuso. Ambaŭ grupoj povos partopreni la nacian feston de la 4-a de julio, kun piroteknikaĵoj! La bazaj kostoj por NASK $760, KTF +4 tagoj de NASK $430. Estas aliaj ebloj. Petu la registrilon ĉe: eddyellen@aol.com.
IPR 16/127
— página 28 del PDF —
Raportoj pri niaj kontaktoj kun
ekstermovadaj partneroj Granda fasko, grava paŝo 28 dokumentoj, 480 g Laŭ decido de la ILEI-Komitato en 2014 kaj en 2015 ILEI devas provi reakiri sian statuson de NeRegistara Organizo ĉe Unesko. Cele al tio mi preparis dosieron. Jen kelkaj notoj pri ĝia enhavo. Unue aperas la kandidatiĝa dokumento, vasta demandaro kun detalaj respondoj. Poste venas nia statuto kaj agadraportoj pri la lastaj du jaroj. Unesko volas scii, de kie venas nia mono; do financa raporto aperas. Prezento de niaj du revuoj IPR kaj JA, detala priskribo de la Estraro, listo de niaj sekcioj, reprezentantoj kaj kontaktpersonoj, kongrueco de la celoj de Unesko kun la celoj de ILEI ne mankis. Mi aldonis ampleksan demandaron, kiun Unesko sendis al la NRO-oj kaj kiun ni memstare kaj libervole plenigis kaj sendis. Mi aldonis detalajn raportojn pri kursoj por afrikaj virinoj (kun fotoj tuj videblaj sur la unua paĝo). Mi eĉ ricevis en Togolando stampitan atestilon, ke ILEI partoprenis en seminario por Aktivula Maturigo kunlabore kun la reto de Uneskoasociitaj lernejoj en Togolando; tia dokumento kompreneble foriris kun la kandidatiĝo. Dokumento kun foto de la ŝildo en Montevideo: „UNESKO-ESPERANTO 60 jarojn kune”, dokumento pri mia kurso pri konfliktosolvado en E-o laŭ la slogano de Unesko „Krei la ideon de paco en la menso de viroj kaj virinoj”, dokumento pri ceremonio en Kinshasa okaze de agnosko de la Landa Asocio fare de la IPR 16/128
— página 29 del PDF —
nacia kongolanda Unesko-Komisiono, raporto pri la laboro de LEE Jungkee en la Unesko-kunsido en Seŭlo en 2015 aldoniĝis. En diversaj lokoj mi emfazis pri la paralela agado de ambaŭ institucioj. Tion, kion mi mem verkis, mi faris en la franca. „Raportoj kaj statuto”, kiuj ekzistis antaŭe en E-o, tradukis d-ro Ronald GLOSSOP; li ricevu ĉi tie miajn plej elkorajn dankojn. Kelkajn dokumentojn mi lasis dulingvaj: Esperanta teksto verde printita, traduko al la angla nigre printita; tiel iu povas rapide eklegi en la angla kaj povas laŭplaĉe iom rigardeti al la E-lingva originala teksto. Laŭ la postuloj de Unesko tia kandidatiĝo iru al la Ĝenerala Direktoro en la ĉefa sidejo de Unesko en Parizo; tiun oficon nuntempe plenumas S-ino Irina BOKOVA el Bulgario. Tiel mi faris la 14-an de januaro. Ni estas en atendo. Ni notu, ke ekde 1954 UEA havas tian statuson de NRO ĉe Unesko. Tuj kiam TEJO havos sian juran memstarecon, nia junulara organizo faros la saman paŝon. Mireille GROSJEAN
Raporto de ILEI-reprezentantoj ĉe UNESKO 2015 La 38a Ĝenerala Konferenco de Unesko okazis en Parizo de la 3-a ĝis la 19-a de novembro 2015. Kiel kutime ĝi komenciĝis per la debato de ĝenerala politiko kaj 194 ŝtatreprezentantoj petis parolvicon. La ĉefaj temoj rilatis al la celoj 2015-2030: daŭripova evoluigo, klimataj ŝanĝiĝoj kaj iliaj konsekvencoj (Unesko partoprenis al la pretigo de grava renkontiĝo en Parizo: COP21) altkvalita edukado por ĉiuj kun bone trejnitaj instruistoj, protektado kaj promociado de kultura diverseco kaj de monda heredaĵo, rajtoj sin esprimi, protektado de ĵurnalistoj… Ekde la komenco merkrede matene la reprezentantoj de ILEI – Monique ARNAUD kaj Jean-Pierre BOULET – rondiris en la salonego kaj disdonis pli ol 250 flugfoliojn al proksimume 50 delegacioj dum la semajno. Tiun jaron ni strebis alparoli homojn en ilia gepatra lingvo ĉiam, kiam eblis. Niaj dokumentoj estis tradukitaj al 14 lingvoj; tiel ni same faris kiel UEA. Danke al tiu farmaniero ni kontaktis izolitajn homojn, kiuj ofte malkovris la internacian lingvon kaj montris grandan intereson. La reprezentantoj surpodie foje uzis sian gepatran lingvon, tiel ni aŭdis la turkan, la portugalan, la serban, la germanan. La angla lingvo estis uzita proksimume cent fojojn, la franca 50 fojojn; la reprezentantoj de kelkaj delegacioj uzis ambaŭ lingvojn. Daŭre pri lingvoj, ni aŭdis 15 fojojn la araban, 14 fojojn la IPR 16/129
— página 30 del PDF —
hispanan, 3 fojojn la rusan kaj 2 fojojn la ĉinan; parolis ĝin ne nur la reprezentanto de Ĉinio, sed ankaŭ la ĉina eksprezidanto de la 37-a Ĝenerala Konferenco. Danke al UEA budo estis starigita kaj Renée TRIOLLE prezentis la lingvon. Ne ĉeestis multaj homoj, sed ni disdonis multe da informiloj al preterpasantoj. Deĵoris F. Lo Jacomo, R. Triolle, Sasha por UEA, J. P. Boulet kaj M. Arnaud. Monique ARNAUD
Germain PIRLOT proponas tiun tekston al niaj pripensoj Laŭ la UNESKO-slogano: krei pacon en la spirito de ĉiuj homoj
Ĉarto de reciproka respekto Vi kaj mi vivas en interrilato, kiun mi estimas kaj kiun mi deziras gardi. Tamen, ĉiu el ni restas malsama kun siaj propraj bezonoj kaj kun la rajto klopodi kontentigi ilin. Sincere mi klopodos konsenti pri via konduto, kiam vi klopodos kontentigi viajn bezonojn aŭ kiam vi spertos malfacilaĵojn por fari tion. Kiam vi komunikos al mi tiujn malfacilaĵojn, mi klopodos aŭskulti vin simpatie kaj tolereme, por helpi vin trovi mem solvojn, anstataŭ dependi de miaj. Kiam unu el miaj agadmanieroj malebligos kontentigi viajn bezonojn, mi kuraĝigos vin diri al mi klare kaj sincere tion, kion vi travivas. Tiam mi aŭskultos kaj klopodos ŝanĝi mian agadmanieron, se mi povas. Krome, kiam via agadmaniero malebligos al mi kontentigi miajn bezonojn, kun ia malpardonemo al vi, mi sciigos miajn sentojn plej eble malkaŝe kaj sincere, ĉar mi fidas, ke vi sufiĉe respektos miajn bezonojn por aŭskulti min kaj ŝanĝi vian agadmanieron. Kaze de neebleco ŝanĝi nian agadmanieron por ebligi al la alia kontentigi siajn bezonojn, kaj kiam ni konstatos, ke nia rilato suferas pro konflikto de bezonoj, ni devontigu nin solvi tiajn konfliktojn neniam uzante nian povon por klopodi venki koste de la alia. Mi respektas viajn bezonojn, kaj ankaŭ vi devas respekti la miajn. Sekve, por niaj neeviteblaj konfliktoj, ni klopodu ĉiam trovi solvojn konvenajn por ambaŭ. Tiel viaj bezonoj estos kontentigitaj kaj ankaŭ la miaj: neniu malgajnos, ni ambaŭ gajnos. IPR 16/130
— página 31 del PDF —
Tiamaniere vi daŭre povos ekflori kiel persono klopodante kontentigi viajn bezonojn kaj same por mi. Tiam nia rilato povos ĉiam resti sana, ĉar reciproke ni eltiros kontentigon. Ĉiu el ni povos iĝi tio, kio li aŭ ŝi kapablas iĝi, kaj ni povos daŭrigi nian rilaton en sento de reciprokaj respekto kaj amo, en amikeco kaj paco. Thomas GORDON („Un credo pour mes relations avec les jeunes” / „Kredo por miaj rilatoj kun junuloj”, en „Une autre écoute de l’enfant” / „Alia maniero aŭskulti infanon”) http://humanismepur.free.fr/communication/respect\_mutuel.php
Nia Koleg-helpa Kaso (KhK) bezonas vin! Jen elkora kaj energia alvoko, forta voko al la tuta Ligo. Vi povas facile imagi, ke multaj instruistoj de Esperanto en diversaj evolulandoj ne povas pagi sian kotizon. Tamen ili ŝatus membri en la Ligo kaj legi nian organon Internacia Pedagogia Revuo IPR. Plie la transpago ne estas facila, aŭ tute ne ebla, eĉ se mono estos. Plie revuoj, gazetoj, legaĵoj enorme mankas, tion mi rimarkis en Afriko. Imagu: okaze de ekzamensesio la kandidato devis priskribi bildon; tiu bildo estis foto, amuza foto, kolora foto. Fine de la ekzameno la kandidato flustre demandis min: ĉu mi rajtas konservi tiun belan foton? Mi jesis. Certe tiu foto nun ornamas lian ĉambron. Tian situacion ni povas nur pene imagi. Komence de 2016 kandidatoj por membri danke al nia Kaso estas 66 personoj el Afriko, Azio kaj Ameriko. Do se eblas por vi, bonvolu pripensi pri donaco al nia Koleg-helpa Kaso. Se vi intencas fari tiun paŝon, bv ĝiri vian donacon al la konto de ILEI ĉe UEA: ilek-a kun indiko: por Koleg-helpa Kaso. Niaj kolegoj el evolulandoj dankas al vi.
IPR 16/131
— página 32 del PDF —
Konferenca programo kaj konferencaj servoj Fake kaj distre La programo de la Konferenco de ILEI celas plenumi diversajn bezonojn kaj preferojn de la organizaĵo kaj de ĝiaj membroj kaj gastoj: organizajn, klerigajn, lertigajn, eduk-sciencajn, kulturajn, turismajn, distrajn. La konferenco flegas etoson de neforgesebla amikeco kaj proponas al la partoprenantoj podion por prezenti siajn labor- kaj esplor-rezultojn, diskutigi siajn temojn kaj interŝanĝi spertojn. La 49-a konferenco en Nyíregyháza enkondukos kelkajn novaĵojn en la konferencan programon, tamen ĝi sekvos la tradician ILEI-konferencan programskemon kun la ĉeffadenoj organiza, faka kaj distra, kun la tradiciaj programeroj menciitaj en la pasinta numero de IPR inkluzive de kursoj, seminarioj, laborkunsidoj, lingva festivalo, simpozio, vesperaj programoj k.c. Por partopreni konferencajn kursojn kaj seminariojn, aŭ la simpozion, ne necesas pagi apartan kotizon – la konferenca kotizo inkluzivas ĉion tion. La kutimo estas por la Interkona frandvespero, la unua konferenca programero (sabato, 30 julio), ke la konferencanoj kunportas iujn tipajn manĝaĵojn kaj/aŭ trinkaĵojn el sia kulturo, ion kio povas sekure elteni la longan vojaĝon kaj ne tro ŝarĝi la valizon. Tio aldonas manĝkulturan segmenton al la interkonatiĝo de diverslandaj gekolegoj kaj donas al la konferenco specifan etoson de interkultura proksimiĝo. Similan efikon, per aliaj rimedoj, havas la duontaga lingva festivalo. Se vi deziras prezenti vian lingvon en la lingva festivalo kaj/aŭ alimaniere kontribui al la faka kaj kultura programo, bonvolu indiki tion en via aliĝilo. Nacia vespero La programon de la Nacia vespero (dimanĉo, 31 julio) plenumos popoldanca grupo, muzikisto kun citro kaj kantistino el la konferencurbo, fama en la tuta lando. La citristo kantos hungarajn popolkantojn en Esperanto kaj kantigos ankaŭ la konferencanojn.
IPR 16/132
— página 33 del PDF —
Diskutrondoj, interkonsiliĝoj, laborgrupoj Krom la ĉiujaraj komitatkunsidoj, ILEIanoj dum la konferenco traktos diversajn fakajn kaj organizajn demandojn el la vivo de la Ligo tra laborgrupoj, diskutrondoj, interkonsiliĝoj kaj similaj formoj, ekz.: • Laborgrupo: „Jaro de la Lernanto” • Interkonsiliĝo kaj prezentiĝo de E-centroj: spertoj, ofertoj, perspektivoj • Kolokvo pri universitata instruado de Esperanto kaj interlingvistiko: atingoj kaj perspektivoj • Laborgrupo/diskutrondo: „Esperanton en lernejojn” • Diskutrondo: E-instruistaj spertoj Busto de Kalocsay en Abaújszántó E-kursoj En la E-kurso por komencantoj kaj paroliga kurso por progresantoj ne nur kreiĝos kaj lingve plilertiĝos novaj esperantistoj, sed ankaŭ la partoprenantoj de E-instruista trejnado povos praktiki siajn provlecionojn. La kursojn gvidos instruspertaj konferencanoj po 2-4 horoj ĉiutage. Se vi deziras prelegi en la kursoj, aŭ venigi al la konferenco grupon de kursanoj, aŭ mem partopreni kiel kursano, bonvolu indiki tion en la aliĝilo. Se vi organizos kaj aligos al la konferenco grupon de komencantoj aŭ komencintoj, vi ĝuos kotizrabaton kiel grupgvidanto: 50% de la kotizo se vi gvidas minimume trimembran grupon, 75% por kvarmembra kaj 100% por kvinmembra aŭ pli granda grupo. Grave: Bonvolu prizorgi kaj helpi viajn grupanojn, ke ili ĉiuj aliĝu al la konferenco, mendu la loĝadon kaj sendu la pagon ĉu pere de vi, ĉu al konto de ILEI. Instruista trejnado kaj interŝanĝo de spertoj Faka trejnado, konsiloj kaj lertigado estas servo, kiun ILEI ŝuldas al siaj membroj kaj partneroj. Metodikaj trejnseminarioj dum ILEI-konferencoj profitas la ĉeeston de E-pedagogoj el la tuta mondo, kiuj povas transdoni IPR 16/133
— página 34 del PDF —
siajn spertojn al instruemaj kolegoj tra prelegoj, ekzercoj, atelieroj, modelaj lecionoj, diskutrondoj. Se vi deziras partopreni en la trejnseminario en Nyíregyháza, ĉu por mem lertiĝi ĉu por instrui pri certa temo, bonvolu indiki tion en la aliĝilo kaj aldonu kio vin aparte interesas. Kvankam unu-semajna trejnseminario ne donas sufiĉajn metodikajn sciojn kaj instrulertojn por akiri ILEI-diplomon pri instrukapablo, ĝi estas grava paŝo al tiu celo. Pli kompletan instrukapabligon ofertas unujara metodika kurso ĉe Interlingvistikaj studoj en Poznan kaj la reta trejnado RITE ĉe edukado.net. Samcele en Herzberg estas evoluigata la trejnprogramo MITE (Modula Instruista Trejnado pri E-o), kiu konsistas el unusemajnaj trejnblokoj – moduloj. ILEI planas enkonduki ĝin kiel sian trejnprogramon tiel, ke trejnatoj povos partopreni diversajn modulojn dum kongresoj kaj aliaj E-eventoj ĝis kompletigo de la tuto bezonata por akiro de la diplomo pri instrukapablo. Tiel la instrulertigado proksimiĝos ankaŭ al tiuj instruistoj, kiuj ne povas pagi vojaĝon kaj partoprenon en la trejnado en Poznan aŭ Herzberg, aŭ ne povas uzi la retajn servojn de RITE. Tio ne signifu konkurencigon de la diversaj trejnebloj, sed ilian komplementan sinergiigon por la bono de la tuta E-komunumo.
La fortikaĵ-kastela muzeo Vay en Vaja, unu el niaj ekskursceloj IPR 16/134
— página 35 del PDF —
MITE estos prezentita kaj diskutata dum la konferenco. Espereble la Komitato povos aprobi decidojn pri ĝiaj enkonduko kaj aplikado paralele kaj komplemente kun la ĉi-supre menciitaj kaj aliaj ebloj. Aliflanke la Estraro devus rehavi estraranon pri instrukapabligo, kiu nun mankas, kvankam temas pri esenca taskokampo de ILEI. Ne nur la instrutrejna seminario estos proponita al instruemaj konferencanoj. Se vi deziras lerni el spertoj de aliaj E-instruistoj, aŭ mem dividi viajn instruspertojn kun aliaj gekolegoj, planu partoprenon en diskutrondo pri E-instruistaj spertoj. Prelegoj kaj atelieroj de konferencanoj Krom la ILEI-simpozio, kiu estas planata por la lastaj konferencaj tagoj kaj pri kiu vi povas legi apartan alvokon en ĉi tiu numero de IPR, por la tuta konferenca semajno estas planataj ekstersimpoziaj programblokoj por prelegoj, diskutrondoj kaj atelieroj pri E-pedagogiaj kaj aliaj ĝenerale klerigaj temoj, kiujn proponos konferencanoj. Ĝisnunaj aliĝintoj proponis kurson „Ĉendancu baladojn” kaj prelegojn pri Esperanto en Afriko, stilfiguroj kun ekzemploj el traduka E-literaturo, oftaj korektendaĵoj en E-tekstoj, spertoj el Indramang-metoda lingvoinstruado en koreaj kaj tajlandaj universitatoj, E-instruado en artlernejoj k.c. Se ankaŭ vi deziras tiel kontribui al la konferenca programo, bonvolu sendi vian kontribuproponon kun titolo, 100-200-vorta resumo, 3 – 5 ŝlosilaj vortoj kaj ĝis 150-vorta prezento de la aŭtoro kun foto al: radojica.petrovic.rs@gmail.com ĝis la 15-a de junio 2015 (atentu, ke la limdato por simpoziaj prelegproponoj estas la 15-a de majo). Por via prelego kaj postprelega diskuto vi disponos duonhoron. Por atelieroj kaj diskutrondoj pri difinitaj temoj vi povos disponi maksimume pri horo kaj duono. Se venos pli da proponoj ol akcepteblas laŭ la planita tempo, estos akceptitaj la plej interesaj kontribuoj. La akceptitaj resumoj estos publikigitaj en la Konferenca Libro. Plenaj tekstoj de prelegoj kaj raportoj pri atelieroj kaj diskutgrupoj povas esti proponitaj por aperigo en IPR aŭ en la retejo de ILEI. Literatura kafejo Inspirite de la Esperanto-Sumoo de HORI Jasuo, kiu celas flegi kaj levi la librokulturon de la esperantistaro, Rob MOERBEEK proponis ĉiutagan programeron por komune legi, kune klarigi/interpreti tipe japanan literaturaĵon, aŭ elektitajn literaturfragmentojn el diversaj kulturoj. Ĝi estos aranĝita kiel Literatura kafejo plej verŝajne en malfruaj vesperaj horoj, kiam IPR 16/135
— página 36 del PDF —
malabundas aliaj programeroj, do kiam estos sufiĉa libera tempo por ĝui literaturajn perlojn. Konferencanoj, kiujn ĉi tio interesas, estas invitataj kunporti esperantigitajn fragmentojn el literaturo de sia lando por ĝuigi kaj ĝui ilin interŝanĝe kun aliaj literaturamantoj. Bonvolu indiki tion en viaj aliĝiloj por helpi planadon kaj antaŭpreparon de la kafejo. Baladaj ĉendancoj Unu el la unuaj aliĝintoj de la ĉi-jara konferenco, Martin STRID el Svedio, proponis kurson pri baladaj ĉendancoj kaj poste ĉiutagajn danchorojn, inspiritajn de feroaj baladoj kaj adaptitajn al Esperanta poezio kaj E-kultura medio. La kursanoj aŭdos pri la historio kaj karaktero de feroaj baladoj kaj lernos baladigi poemojn, verki novajn baladojn en Esperanto, ĉendanci, kunkanti kaj baladestri. Enkonduko de baladaj ĉendancoj en E-eventojn signifos pliriĉigon de la E-kulturo, pliproksimigon de E-poezio al la E-popolo kaj amuzan metodon por plifirmigo de E-lingvokonoj. Kiel tiu feroa tradiciaĵo aspektas kaj sonas en la moderna tempo montras la filmeto: https://www.youtube.com/watch?v=DXN1c11ZyqI Kiel ĝi aspektas kaj sonas en Esperanto, ni spertos en Nyíregyháza. Ekskursoj La LKK preparas du tuttagajn ekskursojn en nordorienta Hungario per luitaj busoj kaj kelkajn variaĵojn de duontagaj ekskursoj tra la urbo Nyíregyháza kaj ĝia sallaga bankuracejo Sóstó inkluzive de la bestĝardeno kaj etnovilaĝa muzeo de Sóstó. La unua tuttaga ekskurso gvidos al la vinmuzeo de Tokaj, baroka sinagogo el la 18-a jarcento en Mád, muzeo de Abaújszántó kun statuo kaj memorĉambro de Kolomano Kalocsay [vd supre lian memortabulon], fortikaĵ-kastela muzeo Zemplén kaj ĉokoladfabriko kun ĉokoladgustumado. La dua gvidos rondvojaĝe tra la departemento Szabolcs-Szatmár kun vizitoj al historie, kulture kaj ekonomie interesaj vidindaĵoj: la fortikaĵkastela muzeo Vay en Vaja, kalvina preĝejo, fortikaĵpalaco, grek-katolika pilgrimejo Máriapócs, brandfarejo kun brandgustumado en Érpatak.
IPR 16/136
— página 37 del PDF —
Loĝado kaj manĝoj La universitata hotelo Bessenyei (bessenyeihotel.hu) [vd apude], kaj studenta ĉambraro Campus, koridore kunligitaj kun la konferencejo, ofertas loĝadon en 2-litaj ĉambroj, uzeblaj ankaŭ kiel unulitaj. Po du ĉambroj havas komunan enirejon kaj antaŭkoridoron kun kuirejeto, duŝejo kaj necesejo; sendrata retaliro disponebla. Loĝantoj de studentaj ĉambroj havas je dispono komunan kuirejon. Promendistance ekster la Universitato eblos rezervi ĉambrojn kun matenmanĝo en la hotelo Tölgyes (tolgyespanzio.hu) kaj aliaj. Tri manĝoj tage estos mendeblaj por konferencanoj en la universitata restoracio, en la sama konstruaĵo kun la konferencejo, aŭ en alia restoracio samstrate. Konferenca Bankedo La bankedo okazos ĵaŭdon vespere, la 4-an de aŭgusto, en Ĉardo Bakforno (Kemence csárda), kun hungara vespermanĝo (adaptebla ankaŭ por vegetaranoj kaj veganoj laŭmende) kaj 45-minuta muzika programo de hungara kantistino, kaj kun komuna veturo tien kaj reen per luita buso. Transporto el Nitra Por konferencanoj, kiuj antaŭe partoprenos la UK en Nitra, LKK organizos busan transporton al Nyíregyháza post la fermo de UK. Prezoj kaj mendiloj En la momento, kiam ĉi tiu teksto estas transdonata al la redaktoro, LKK ankoraŭ negocas pri prezoj, mendokvantoj kaj pagkondiĉoj. Ĝis vi havos ĝin en la manoj kaj legos, la prezaro kaj mendiloj estos publikigitaj rete kaj vi ricevos informojn pri tio tra komunikkanaloj de ILEI. Se vi ne uzas la reton, skribu al la estrarano pri konferencoj (adreso sur la interna kovrilpaĝo de IPR) por ricevi la informojn kaj mendilformularojn papere. Pro prokrastita apero de ĉi tiu numero de IPR, ILEI plilongigas la malplej kostan aliĝperiodon ĝis la 30-a de aprilo. Bonvenon en Nyíregyháza! Radojica PETROVIĈ IPR 16/137
— página 38 del PDF —
Simpozia alvoko Simpozio de ILEI
Novaj vojoj de lernado Nyíregyháza, Hungario, 4/5 aŭg. 2016 La edukado okupas gravan lokon en la 17 celoj por la daŭropova evoluo dum la periodo 2015-2030, kiujn difinis Unuiĝintaj Nacioj (UN). Precipe grava por ILEI kiel asocio de edukantoj estas la 4-a celo: Garantii inkluzivan kaj egalecan, bonkvalitan edukadon kaj plivastigi por ĉiuj la ŝancon por tutviva lernado. Tio estas ankaŭ esenca intereso de ILEI. Per la simpozia temo – Novaj vojoj de lernado – ILEI esprimas sian volon subteni la 4-an evolucelon de UN observante ĝin en perspektivo de la lernanto kaj ties interesoj. La egaleca bonkvalita edukado kaj tutviva lernado signifas adekvatajn kondiĉojn kaj rimedojn por lernado, egalece kaj juste alireblajn por ĉiuj bezonantoj. La teknologio ekipis la modernan pedagogion per potencaj rimedoj por kreado, disponigo kaj uzado de lernmaterialoj. La Ekursoj kaj lernfaciligaj materialoj ĉe, ekzemple, lernu.net, edukado.net kaj duolingo.com montras, ke la pedagogio de Esperanto akceptas kaj utiligas lernteknologiajn novaĵojn. Kun la instruteknologia evoluo disvolviĝis kaj grave ŝanĝiĝis didaktikaj aliroj al la edukado: la roloj kaj interrilatoj de lernanto kaj instruanto ŝanĝiĝis, la interesoj kaj bezonoj de la lernanto estas en la fokuso, interkultura edukado fariĝis esence grava en la epoko de tutglobiĝo, eksterinstitucia kaj neformala kleriĝo kaj kunlabora lernado en lernkomunumoj kaj sociaj retoj forte evoluis, la tutviva lernado fariĝis konsista parto de la ĉiutaga vivo. Ĉio ĉi signifas novajn vojojn de lernado. Kiel kaj kiom la E-pedagogio sekvas tiun evoluon? Nia simpozio celas serĉi la respondon kaj doni instigon. La simpozio rolos ankaŭ kiel enkonduko en la Jaron de la Lernanto 2016/2017 laŭ la Strategia Laborplano de UEA por la jaroj 2013-2017, kun fokuso al moderna E-pedagogio: novspecaj bazaj kaj progresigaj kursoj en ĉiuj kontinentoj, seminarioj, konferencoj, manieroj aktivigi lernantojn, utiligado de Esperanto por edukado en vasta senco, kreskigo de kontaktoj kun IPR 16/138
— página 39 del PDF —
edukaj organizoj ekstermovadaj, instruista kaj aktivula trejnado por tiuj bezonoj. Jen kelkaj sugestoj por prelegtemoj, sed sen limigo al nur tiuj ĉi: 1. Ŝanĝo de la fokuso de instruado al lernado 2. Memstareco de la lernanto 3. Kiel lernantoj povas mem organizi kaj mastrumi sian lernadon 4. Lernstrategioj 5. Rolo de la instruisto kiel helpanto por efika memlernado 6. Teknologiaj faciligoj por memlernado 7. Inkluziva edukado kaj lernfaciligoj por lernantoj kun apartaj bezonoj 8. Lernmastrumaj sistemoj 9. Pedagogiaj ŝanĝoj en novaj lernmedioj 10. Lernkomunumoj 11. Dumviva lernado 12. Universitataj vojoj de lernado 13. Perkomputila lingvolernado 14. Komputilaj programoj, datumbazoj kaj scibazoj por lernado de Esperanto 15. Celoj kaj planataj aktivaĵoj de Jaro de la Lernanto de UEA 16. Trejnado de instruistoj por novaj pedagogiaj paradigmoj Se vi volas prelegi pri tiu ĉi temaro, ni tre kore invitas vin sendi al la organizantoj vian prelegtitolon kune kun resumo de 100-200 vortoj, 3 – 5 ŝlosilaj vortoj kaj ĝis-150-vorta prezento de la aŭtoro kun foto. Vian prelegproponon kun tiuj elementoj bonvolu sendi ĝis la 15a de majo 2015 al: radojica.petrovic.rs@gmail.com. Viaj prelegoj devas esti originalaj, ne publikigitaj nek planataj por publikigo aliloke. La lingvo de la simpozio estas Esperanto kun eblaj kontribuoj de neesperantistoj en la angla aŭ la hungara. Se la prelego ne okazos en Esperanto, la ĉeestantoj ricevos resumon en Esperanto. Por neesperantistaj partoprenantoj estos certigita prezento de Esperantaj prelegoj en la angla kaj/aŭ hungara lingvoj. Surbaze de viaj kontribuoj ni redaktos provizoran programon, kiun ni sendos al vi, kaj vi estos petataj kunlabori por pretigo de trilingva prezento de via prelego. Viaj resumoj estos publikigitaj en la Konferenca Libro. Ni ankoraŭ komunikos al vi la kondiĉojn por publikigo de via kompleta prelego. Por la prelego vi disponos pri 20 minutoj kun 10 minutoj por diskuto. IPR 16/139
— página 40 del PDF —
Ni esperas vian entuziasman reagon al ĉi tiu alvoko kaj vian partoprenon en la simpozio. Bonvolu diskonigi la alvokon al aliaj eblaj interesatoj, esperantistaj aŭ neesperantistaj. La simpozio estas grava evento dum la ILEI-konferenco, kiun ni komune povos sukcese realigi. Ĉiuj aliĝintoj de la konferenco aŭtomate rajtas partopreni en la simpozio sen apartaj aliĝilo kaj kotizo. Tiuj, kiuj volas aliĝi nur al la simpozio kiel preleganto kaj/aŭ aŭskultanto, povas uzi la saman aliĝilon kiel por la tuta konferenco kaj pagi la nursimpozian kotizon laŭ la kotiztabelo kiu akompanas la aliĝilon ĉe: https://docs.google.com/forms/d/1dBib7HGPxjeIGQAI3oHfON4COOlPz37 wvmp9Cr_aYsQ/viewform aŭ http://www.ilei.info/konferenco/2016/Aligxilo2016.pdf . Bonvenon! Estrarano pri konferencoj, Radojica PETROVIĈ
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prezidanto), Mireille Grosjean (vicprez.), Christophe Chazarein, Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Monique Arnaud, Synnöve Myntinnen. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: Mireille Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat. Estrare: Gong Xiaofeng „Arko”.
Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la Jarlibron de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Arina Osipova.
IPR 16/140
— página 41 del PDF —
UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Reprezentanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill. kaj aliaj
Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr., Jean-Pierre Boulet, Pascale Voldoire. kaj aliaj
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEIkonto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio,
IPR 16/141
— página 42 del PDF —
tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, <moerbeekr@gmail.com>. Ni fermis la nunan numeron la 10-an de marto 2016, redaktofino por la sekva numero: la 30-an de aprilo 2016.
SEKCIOJ DE ILEI Albanio: Bardhyl SELIMI, Rruga Fortuzi, nd.9, h.1, ap. 3, AL-1016 Tirana, bselimi@gmail.com Aŭstralio: Jennifer BISHOP, 24/8 Wallen Rd, Hawthorn, AU-3122 Victoria, bishop.jennifer699@gmail.com Belgio: Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende, flandrio@hotmail.be Benino: ALOFA Jérome Charles, 04BP0672 BJ Cotonou, Rép. du Bénin, alofkarlo@yahoo.fr Brazilo: Paulo Nascentes, Shin Ca5, Bloco 1, apto509, Ed St Régis, 71503-505, BRLago-Norte-Brasilia DF pnascentes@gmail.com (konfirmota) Bulgario: Mariana GENCHEVA, Targovska 95, BG-5180 Polski Trambesh, maries972@yahoo.com Burundo: Jérémie SABIYUMVA, BP 170, BIRumonge, Burundi, ane_bur@yahoo.fr Ĉeĥio: Jana MELICHÁRKOVÁ, Polní 938, CZ-696 02 Ratíškovice, melicharkova@quick.cz Ĉinio: GONG Xiaofeng, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN330031 Nanchang, arko.gong@qq.com
IPR 16/142
Danio: Bent JENSENIUS Höjstrupvej 124, DK-2700 Brønshøj, bentjensenius@gmail.com Finnlando: Sylvia HÄMÄLÄINEN, F.E. Sillanpään katu 2 C 46, FI-33230 Tampere, sylvia.h@kolumbus.fi Francio: Michel DECHY, 65 allée de la Crémaillère, FR-59650 Villeneuve d’Ascq, michel_dechy@hotmail.com Germanio: Zsófia KÓRÓDY, E-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, zsofia.korody@esperanto.de Hispanio: Luis Eduardo BERDOR REMON, Pablo Iglesias 41, 4° B, ES-50018 Zaragoza, eduardo.berdor@gmail.com Hungario: SEREGHYNÉ ZENGŐ Enikő, HU-4400 Nyíregyháza, Dózsa Gy. u. 14. 2/8, gastema.enjo@gmail.com Irano: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr 9, K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. FaridAfshar, Kh. Vahid Dastgerdi IR-19166-13514 Tehran, manduhi@gmail.com Italio: Luigia OBERRAUCH MADELLA, via Prampolini 8, IT-43122 Parma, silkovojo@aliceposta.it Japanio: ISIKAWA Tieko, Tate 1-6-6-103, JP-353-0006 Siki-si, Saitama-ken, isksanjo@ff.e-mansion.com
Katalunio: Pedro M. MARTÍN, Arnau Gatell 2, ES-17300 Blanes, ileicat@hotmail.com Kongo DR: Jackson MAFUILA MAVOMO, c/o DKEA, pf 1007, Kinshasa Limete, RD Congo, mavomespero@gmail.com Korea Resp.: PARK Yongsung, 110-dong 902-ho, Daewoo Ian Apt. Samke-dong, Gimhae Si, Gyeongsangnam-Do, KR-621750, esabpark@korea.com Kroatio/KEL: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, mjerkovic@net.hr Kroatio/KEU: Svijetlana AKIK, Franje Malnara 52, HR-10000 Zagreb, ilei@hes-keu.hr Kubo: Miguel Angel GONZÁLEZ ALFONSO, Cádiz No. 233 apto. 5 e/ Cruz del Padre y Consejero Arango, Cerro, La Habana, Cuba, Meksiko: Carlos HERNÁNDEZ LOARCA, Arco del Triunfo 2019-40 San Pedrito los Arcos, MX-76148 Querétaro México, ilei@esperanto-mexico.org Mongolio: Khorloo TSERENDEJID, distrikto BZD, 82-5, MN-Ulanbator, tserendjd@yahoo.com
— página 43 del PDF —
Nederlando: Robert MOERBEEK, Britio: Elizabeth STANLEY, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Frome House, Frome Gardens, Beverwijk, moerbeekr@gmail.com Stroud, Glos. GL5 4LE, UK Nepalo: Bharat Kumar GHIMIRE, elistaros@hotmail.com Nepala E-Asocio, G.P.O. Box, NPĈilio: Héctor CAMPOS GREZ, 10518, Kathmandu, Casilla 903, CL-3340000 Curico, nespa_bharat@hotmail.com hecg@uea.org Norvegio: Anne Karin BONDHUS, Ganao: Alfred Kobina ARTHUR, Morenefaret 8A, NO-4340 Bryne, P.O. Box TS 404, Teshie, GHakbondhus@jkn.no Accra, abaako43@yahoo.com Pollando: Magdalena TATARA, Islando: Loftur MELBERG ul. Grzegórzecka 74/4, 31-559 Sigurjónsson, Traðarberg 13, Kraków, mtatara@gmail.com IS-221 Hafnarfjörður, lofturmsig@yahoo.de Rumanio: Mihai TRIFOI, Str. Principală, Bl.1 Ap.3, Israelo: Gian Piero SAVIO, 13/4 RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, Menora-str. IL-53490 Givatajim, mihaitrifoi@yahoo.com saviogp@zahav.net.il Serbio: Radojica PETROVIĆ, Pakistano: Adeel Mahmood Bul. oslobodjenja 36, BUTT, Ward No. 11, near M.C. RS-32000 Ĉaĉak, High School, PK-39100 Nankana radojica.petrovic.rs@gmail.com Sahib, adeelbutt84@gmail.com Suda Afriko: Emile MALANDA Rusio: Svetlana SMETANINA, str. NIANGA, PO BOX 2787 ZA-Cape Budajskaja 13-35, RU-129128 Town, emalandan@yahoo.fr Moskvo, svsmetanina@yandex.ru Svedio: Agneta EMANUELSSON, Slovakio: Magdaléna FEIFIČOVÁ, Carl Ugglas väg 6, SE-641 37 Bernolákova 25/5, SK-010 01 Katrineholm, Žilina, ilei.oficejo@gmail.com agneta.emanuelsson@fro.se Tajvano: Reza KHEIRKHAH, Chung Ching Road, No. 105, TWSvislando: Mireille GROSJEAN, Grand-rue 9. cp 9, CH-2416 Les Pingtung city, 900-73, Brenets, mirejo.mireille@gmail.com rezamenhof@yahoo.com Togolando: ATTIOGBE-AGBEMAUrugvajo: Sonia RISSO, Pascual DON B., Mensah, B.P. 39, Aneho, Costa 3253 Apto 1215, UY-11700 TG-Lomé, abiovamensah@yahoo.fr Montevideo, sonry@adinet.com.uy Ukrainio: Svetlana POGORELAJA, ab.k. 54, u.Kijivo-35, UA-03035 Ukrainio, universitato3a@ukr.net ONTAKTPERSONOJ Usono kaj Kanado: Ronald GLOSSOP, 8894 Berkay Avenue, Argentino: Gabriel Enrique US-63136-5004 Jennings, MO, WAGNER, Misiones 1421, rglossop@mindspring.com AR-3116 Crespo-Entre Rios, Vjetnamio: Ngyuyen THI NEP, gwagner@digitaloffice.com.ar 70, B20A, Kim Lien, Dong Ha, VN Aŭstrio: Uwe STECHER, Hanoi,Nguyennepa9cfl@gmail.com Zaunscherbgasse 3/3/6, AT-1210
Haitio: Christine THEANO, Christ-Roi, Imp. Romane # 41, HT-6110 Port-au-Prince, christinetheano@hotmail.com Indonezio: Ilia Sumilfia DEWI, Perumahaan, Pejuang, Pratama, Blok L, no. 11, RT/RW 003/006, ID-Bekasi, Jawa Barat, ilia.dewi@gmail.com Kenjo: Gilbert S. SIKALA, Chemomi Estate, P.O. Box 22, KE-30301 Nandi Hills, simiyugilbert@yahoo.com Kostariko: Hugo MORA Poltronieri, Apartado 4981, CR1000 San José, tikoguau@gmail.com Litovio: Grazina OPULSKIENE, Tylioji32-22 Mazeikiai, LT893307, grazopul@yahoo.com Luksemburgo: Claude NOURMONT, 2 om Kläppchen, LU5682 Dalheim, moonmont@pt.lu Niĝerlando: Illiassou BOUKARI, BP 5002, Niamey, Niger. elliasdj@gmail.com Nikaragvo: Uriel GURDIAN, Rpto. Shick 2da etapa, Iglesia adventista 1c O, 1c N. Casa G-32, Managua, Nicaragua, esperantonica@gmail.com Portugalio: Luís LADEIRA, Rua Manuel Valadares, 10, 2E PT-2650-192 Amadora luisladeira@portugalmail.pt Taĝikio: Firdaus SHUKUROV, Glavpochtamt, a.k.135 TJ-734000 Dushanbe, komintel@yandex.ru; aet2005@ yandex.ru Senegalo: Assane FAYE, BP:1186, Rufisque, Senegal. damanemanu2000@yahoo.fr Slovenio: Peter GRBEC Sv. Peter 142, SL- 6333 Sečovlje peter.grbec@gmail.com Wien, punktor@live.at Srilanko: Zeiter PERERA, Bolivio: Leandra DIA RIOS, Calle U.L.F.G.Zeiter Perera.197, María Estiváriz No 290, Avenida Indivitiya Road, Hettigama, Jaela, Coronel Valdez Pasaje Zaratustra, Srilanka, zeiter.espero@gmail.com Villa Pabón, Zona Central, La Paz, Venezuelo: Asociación mileis_7@hotmail.com Venezolana de E-o, Ricardo Bosnio kaj Hercegovino: Nimeta COUTINHO, Apartado postal 47675, KULENOVIĈ, Branica Sarajeva Caracas 1041-A, VE 15/V, BA-71000 Sarajevo venesperanto@cantv.net Estonio: Helgi HROMOVA, Pk. 623, EE-12602 Tallinn
K
REPREZENTANTOJ Armenio: Lida ELBAKJAN, Moldovakan 26/2, kv.52, AM375062 Erevan, Lidaelb@yahoo.com Barato/Hinda Unio: Venkatesh REDDY, No. 216, Off Main Road, Whitefield, IN-Bangalore 66, Karnataka, esperovr@yahoo.co.in
IPR 2016/2
— página 1 del PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 46 – trimonata
16/2
Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Lida Elbakjan Dimitrije Janičić Marija Jerković Ilona Koutny Katalin Kováts Radojica Petrović Svetlana Smetanina Martin Strid Renée Triolle Josef Vojáček Yu Jianchao
— página 2 del PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN): ………………………………………………………. 3 Ilona KOUTNY: Instruista trejnado: kial, kiel, kie? ………………………………. 4 Estrarkunsido de ILEI (Mireille GROSJEAN) ……………………………………….. 9 Katalin KOVÁTS: Oni Ekparolis ĉe edukado.net………………………………….. 11 Luiza CAROL, Mireille GROSJEAN: Dek jaroj en Esperanto-lando………… 14 Lida ELBAKJAN, Mireille GROSJEAN: Estu ni diligentaj lernantoj ………… 18 YU Jianchao: Mia instruisto LI Shijun (Laŭlum) ………………………………… 21 El la landoj kaj sekcioj (CZ, FR, HU, RU, RS)…………………………………… 24 Marija JERKOVIĆ: Oklingva medicina vortaro enciklopedia (recenzo) ….. 29 Por via notlibro …………………………………………………………………………….. 31 Kial ni ĉendancu baladojn? (Martin STRID) ……………………………………… 32 Farandolo en Nyíregyháza (Mireille GROSJEAN) ……………………………….. 35 La 49-a konferenco de ILEI: loĝprezoj kaj mendilo (Radojica PETROVIĆ) … 37 Informoj pri ILEI ……………………………………………………………………………. 40
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>. Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Rilatoj kun Unesko kaj FIPLV. Observanto de ILEI ĉe UEA. Informado al ekstero. Ekzamenoj. Vicprez.: GONG Xiaofeng „Arko”, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. <arko.gong@qq.com>. Universitata agado. Sekretario: Emile MALANDA NIANGA. P. O. BOX 2787 Cape Town 8000, SudAfriko. <emalandan@yahoo.fr>, <ilei.sekretario@gmail.com>. Kontakto kun sekcioj. Koleghelpa Kaso. Vicsekr.: Elena NADIKOVA. ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. E-centroj. Estrarano pri financoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Konferencoj, rilatoj kun TEJO, retaj aferoj, „Interkulturo”. Estrarano: Ivan COLLING. Cx.P. 1701, Ag. Mal. Deodoro, Curitiba, PR. BR80011-970, Brazilo. <iecolling@yahoo.com.br>.
IPR 16/22
— página 3 del PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah; AdE1 Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario, vic-prez. de UEA Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения; AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1
AdE – Akademio de Esperanto
Titolpaĝe: Nyíregyháza atendas vin (vd. p.37.). Dorskovrile: la malnova urboplaco de Poznano (vd. p.4)
Enkonduko Karaj legantoj, Jen por vi la nova numero, 2016/2, de Internacia Pedagogia Revuo, la organo de ILEI, tio estas ĝia voĉo. Tiu revuo nun disiras al 70 landoj, kie ILEI havas aŭ sekcion, aŭ reprezentanton aŭ kontaktpersonon1. En ĉi tiu numero vi ekscios pri venontaj eventoj, kiuj skuos niajn kutimojn, kiuj gvidos nin al pensado pri nia aktivaĵoj, kiuj konsistigas grandan kuraĝigon por la Ligo. Kiel ĉefartikolo staras teksto de Profesorino Ilona KOUTNY pri lertigado de instruistoj, la kerna celo de ILEI. Grava venonta evento tiurilate estas la unujara kurso en Poznano, PL, kiu komenciĝos en septembro 2016. Do ek al aliĝo! Kadre de la raporto pri la ĵus finiĝinta estrarkunsido vi legos pri la Jaro de la Lernanto. Giganta defio por la Ligo. Defio al ĝia estraro, al ĝia komitato, al vi ĉiuj niaj membroj. Temas pri tutjara strebado de ILEI al pli efika laboro, al novaj taskoj. La Jaro ankaŭ donos okazojn por renkonti unu la alian, lertiĝi kune por pozitive subteni la lernadon de komencantoj kaj plenumi iliajn bezonojn.
1
La cifero 70 ligiĝas ankaŭ kun alia evento. Post la alveno de la lastaj korektoj, ni fermis la numeron ĝuste kiam Mirejo festis sian 70-an naskiĝtagon. La redakcia skipo de IPR kaptas tiun okazon por deziri al ŝi sanon, ĝojon kaj sukceson en ŝiaj multaj entuziasmaj agadoj por Esperanto.
IPR 16/23
— página 4 del PDF —
Ni ne plu devas nur instrui kiel gebirdoj nutras siajn idojn plenigante iliajn bekojn. Nia rolo evoluas… Eble ni devos pripensi pri nova logotipo… Eble ni devos pripensi pri nova nomo… Dum plena jaro ni provos krei novajn strukturojn kun la celo doni al la Ligo efikan laborkadron. Laŭ la decido de la estraro ni metos en la tagordon de la komitatkunsido en Nyíregyháza punkton pri kreo de laborgrupo por statutŝanĝo. Kie nia 50-a Konferenco okazos en 2017, ni ankoraŭ ne scias. Sed ni scias, ke okaze de ĝi ni voĉdonos pri tiu nova statuto. Kaj espereble tiam ILEI havos mil membrojn!!! Nova ILEI, forta ILEI!! Helpu al tio!! Mireille GROSJEAN Prezidanto de ILEI
Instruista trejnado: kial, kiel, kie? Dr. hab. Ilona KOUTNY, prof. UAM en Poznano, Pollando. Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj. Gvidanto de la Finn-Ugra Katedro. Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, Pollando. Lingvisto, lingvoinstruisto Mallonge: La artikolo klarigas kial instruista trejnado estas grava por instruantoj de Esperanto kaj kial la oficiala formado necesas por entrepreni la instruadon en diversgradaj lernejoj. La aŭtorino skizas la bezonatajn konojn por profesie instrui Esperanton. Ŝi prezentas la diversajn eblojn ofertatajn al instruistoj en la Esperanto-movado kaj pli detale priskribas la unujaran studadon en Poznano (Pollando) ĉe UAM, kadre de la interlingvistikaj studoj, kiu disponigas la plej altnivelan diplomon/atestilon pri instruado de Esperanto.
Kial instruista trejnado? Esperanto estas facila lingvo, eblas ĝin lerni rapide. Post unujara lernado jam eblas instrui ĝin. – Ni povas aŭdi tiajn opiniojn. Estas vero en ĝi, tamen… Pro la logikeco kaj produktiveco de la lingvaj reguloj, eblas regi la gramatikan sistemon kaj kompreni sufiĉe multe el esperantaj tekstoj post mallonga lernado. Sed oni povas renkonti ankaŭ malnovajn esperantistojn ĉe kiuj la prononco (usoneca, franceca aŭ alia) hirtigas niajn orelojn, aŭ la forgeso pri akuzativo kaj malbona uzo de (ne)transitivaj verboj, se ne paroli IPR 16/24
— página 5 del PDF —
pri participoj ĝenas nian gramatikan senton kaj povas rezultigi miskomprenon. Por bona aktiva uzo tamen necesas ekzercado, konscia praktika uzo de la lingvo! La facila lernebleco de iu ajn lingvo dependas ankaŭ de la diferenco inter la lernata lingvo kaj la gepatra lingvo de la lernanto, tiel ankaŭ Esperanto havas pli malfacilajn flankojn por certaj parolantoj (vd. mian artikolon: Ĉu facila lingvo facile lerneblas?).
Interlingvistika grupo 2011-14 (inter ili Mirejo Grosjean kaj Ilona Koutny) La lingvokono bezonas maturiĝon por ke iu komencu instrui. Eĉ bona lingvokono ne sufiĉas por instruado, sed ankaŭ bonaj metodoj necesas. Iu povas havi naturan kapablon por instrui, tamen ĉiam eblas kapti novajn ideojn kiel pli efikigi kaj interesigi la lecionojn, ekkoni novajn lernmaterialojn, novajn perspektivojn, kiuj utilos al niaj lernantoj. Kaj tio estas tre bonvena kaze de Esperanto, ja la lernantoj lernas Esperanton por interese pasigi la tempon, pliaĝuloj eĉ eksplicite por ekzerci sian menson (ekz. en la universitatoj de la tria aĝo, vd. Koutny 2016b). Esperanto ne donas tujan profiton, en laborejoj ĝi ne estas bezonata, necesas io kio altiras la atenton, ebligas rapidan progreson kaj agrabligas la lecionojn, por ke la komencantoj de la kurso ankaŭ finu ĝin. Tial la instruisto de Esperanto devas esti pli bona ol instruisto de aliaj lingvoj. Se iu volas instrui Esperanton ne nur en la loka klubo aŭ esti onkl(in)o, reta helpanto por komencantaj Esperanto-parolantoj, sed volas instrui Esperanton oficiale en lernejo, tiam iuspeca diplomo estas necesa, ja ankaŭ por instrui aliajn lingvojn diplomo estas postulata. Tion povas doni deca instruista trejnado kun multflanke ellaborita kaj fiksita programo, kun fina ekzameno. IPR 16/25
— página 6 del PDF —
La instruado de Esperanto en lernejoj certigas bonan statuson por la lingvo. Ĝia manko montras ĝian malfortecon. Se rigardi la statistikon de Edukado.net2 evidentiĝas, ke nur en malmultaj lernejoj – bazaj, mezaj aŭ superaj – Esperanto estas oficiale instruata, eĉ se ni alkalkulas, ke parto de la kursoj ne estas tie registrita: laŭ tiu statistiko en 35 lernejoj el 21 landoj lernas 637 lernantoj en la tuta mondo!! Kelkaj el la kursoj – kvankam en la lernejo – estas nur aldonaj kursoj sen poentoj, sen kalkuliĝi al la studobjektoj. Maltrankviliga estas la fakto, ke Esperanto apenaŭ estas instruata en elementaj lernejoj, kvankam ĝian lernfaciligan (propedeŭtikan) efikon tie eblus plej efike eluzi. Mankas profesiaj instruistoj de Esperanto, kiuj rajtus entute instrui E-on en lernejoj. Se en iu lando la edukadministerio decidus enkonduki Esperanton, eĉ nur eksperimente en kelkajn lernejojn, estus problemo trovi sufiĉe da kvalifikitaj instruistoj. Kion sciu instruisto de Esperanto? Bona lingvokono, tio estas bona rego de la gramatiko kaj riĉa vortoprovizo, estas la bazo por instruisto (temas pri la C1-nivelo en KER-ekzamenoj). Ankaŭ kulturaj konoj, bazaj konoj pri la Esperantaj literaturo kaj movado estas necesaj. Li/ŝi devas koni la situacion de Esperanto en la mondo por povi doni konsilojn al la freŝbakitaj Esperanto-lernantoj kiel uzi la akiritan scion kaj kiel daŭrigi. Instruisto devas ĉiam pli multe scii ol siaj lernantoj. Bona instruisto konas diversajn instrumetodojn kaj lernolibrojn, aplikas ilin laŭ la bezono de la instruata grupo: alimaniere lernas infanoj, junaj plenkreskuloj kaj pli aĝaj personoj. La komunika metodo kun rolludoj estas pli alloga ol la gramatika-traduka metodo kaj facile aplikeblas por Esperanto pro ĝia simpla gramatiko. Nuntempe la retaj ebloj estas nepre eluzendaj. Ankaŭ la tradicia movado transformiĝas: apenaŭ funkcias kluboj, male la retlistoj kaj forumoj furoras. Bazaj metodikaj konoj entenas kiel evoluigi la lingvokapablojn de lernantoj (lego, aŭskulto, skribo, parolo), kiel ellabori ekzercojn kaj testi la lernitan materialon, kiel plani lecionon kaj kurson. Esperanta metodiko enhavas: • la instruadon de elparolo, adaptitan al la gepatra lingvo de la lernanto, 2
http://edukado.net/prie/sinprezento/statistiko?tipo=lernejaj kursoj,majo 2016
IPR 16/26
— página 7 del PDF —
•
•
•
la instruadon de gramatiko kun speciala atento al problemoj pro la malsimileco de la gepatralingva sistemo (ekz. uzo de akuzativo por tiuj en kies lingvo ĝi ne ekzistas aŭ funkcias iom malsame), la instruadon de vortoprovizo kun speciala atento al la plursignifeco en la denaskaj lingvoj de la partoprenantoj, al la eluzo de vortonestoj ktp., la instruadon de bazaj kulturaj konoj pri Esperantio (gravaj aranĝoj, kulturaj centroj …).
Instruisto devas koni ankaŭ la instruhelpilojn de diversaj lernolibroj, legaĵoj, muzikaĵoj ĝis filmetoj kaj retkursoj, scii pri kursoj, KER-ekzamenoj ktp. Kompleksa instruista formado prezentas ĉiujn flankojn de la instruado kaj trejnas la partoprenantojn pri ili, konsciigas ilin pri transfero inter la gepatra kaj lernata lingvoj dum la instruprocezo, prezentas ankaŭ la lernfaciligon de Esperanto por aliaj lingvoj. La partoprenantoj mem pretigas ekzercojn, ellaboras instruplanojn kaj lecionplanojn adaptitajn al la kondiĉoj kaj celoj de la kurso, prezentas provlecionon. Fine la kursanoj pretigas laboraĵon pri elektita temo surbaze de fakliteraturo kaj propra esploro. La fina ekzameno testas ankaŭ la konojn de la instruista kandidato pri gramatiko, literaturo, movado kaj kulturo de Esperanto. Kie akiri instruistan diplomon? Oficiala kompleksa formado de instruistoj en universitata nivelo – simile al la tiu de aliaj lingvoinstruistoj – okazas nur kadre de la Interlingvistikaj studoj de UAM (Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano, Pollando). La 3-jaraj postdiplomaj studoj disponigas ne nur la bazojn de esperantologio kaj interlingvistiko dum la unuaj 2 jaroj, sed ankaŭ bazajn konojn pri lingvistiko kaj komunikado dank’ al la kontribuantaj specialistoj. En la tria jaro okazas specialiĝoj, inter kiuj la lingvopedagogia havas prioritatan rolon. Fine de la tria jaro la gestudentoj defendas sian diplomlaboraĵon kaj ricevas universitatan atestilon pri la plenumo de postdiplomaj interlingvistikaj studoj kun la elektita specialiĝo. Surlokaj sesioj okazas dufoje jare (po unu intensa semajno en septembro kaj februaro), intertempe necesas hejma laboro por la skribaj taskoj kaj pretiĝo por la ekzamenoj. La studoj rekomenciĝas ĉiun trian jaron, la sekva estos en septembro 2017. Eblas aliĝi al la 3a jaro de la studoj kaj kune kun la universitataj studentoj partopreni la lingvopedagogian specialiĝon, kiu estas nomata instruista trejnado. Por tiuj partoprenantoj krom la metodikaj kursoj okazas ankaŭ IPR 16/27
— página 8 del PDF —
koncizaj kursoj pri gramatiko, literaturo kaj E-movado. La jara kursaro laborigas la partoprenantojn hejme pri konkretaj taskoj kiuj helpos ilian postan instruistan laboron. La akceptita finlaboraĵo kaj la fina ekzameno pri gramatiko, literaturo, movado kaj kulturo estas la postulo por la instruista diplomo de ILEI. Tiu ĉi instruista trejnado realiĝas en la kunlaboro de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, ILEI kaj Edukado.net kaj estas kompleksa formado dum nur unu jaro. Okazas kompleksa reta instruista trejnado kadre de Edukado.net kun transdono de propra atestilo. Tiun formon eblas kompletigi per la surloka trejnado en Poznano. Ja por bona instrupraktiko necesas viva kontakto kaj praktika instruado kun gvidanto. Esperanto-instruistojn, kursestrojn kapabligas laŭ modula instrusistemo la Germana Esperanto-Centro (Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo) en kunlaboro kun AGEI, la landa sekcio de ILEI, en Herzberg am Harz (Germanio). Diplomon eblas akiri laŭ la postularo de la Germana EsperantoInstituto. Krome okazas mallongaj metodikaj trejnsesioj, lertigoj kun partoprenatestiloj dum konferencoj de ILEI kaj aliaj aranĝoj. Ili ne donas kompleksan instruprogramon, ne postulas aldonan laboron, kaj ne gvidas al fina kompleksa ekzameno. Necesus harmoniigi kaj niveligi la diversajn programojn por ke la instruista diplomo de ILEI restu altkvalita, fidela al la nivelo ellaborita kaj praktikata en universitato. La universitata formado de instruistoj de UAM daŭrigas la tradicion de la budapeŝta universitato ELTE, kie István SZERDAHELYI fondis la Esperanto-fakon en 1966 kaj formis instruistojn dum du jardekoj (vd. Koutny 2001). Fine Se esperantistoj serioze intencas pretiĝi por instruado de Esperanto inter oficialaj kadroj, tiam bezonatas instruistoj kun bonaj bazoj kaj iuspeca diplomo. La lingvan bazon atestas la KER-ekzamenoj, kies gravecon jam multaj komprenis. Estas tempo por ke instruantoj iĝu instruistoj de Esperanto kun solida formado kaj rekonata atestilo/diplomo. Nur sur tiu bazo eblas lanĉi la sloganon „Esperanton en lernejojn”. La instruista trejnado de UAM – kiu okazas nur ĉiun trian jaron – kunlabore kun ILEI kaj Edukado.net atendas kandidatojn por la studjaro 2016/17. IPR 16/28
— página 9 del PDF —
Al la programo kontribuos Katalin KOVÁTS, Zsófia KÓRÓDY, Duncan CHARTERS, Ilona KOUTNY (lingvopedagogio, gramatiko) kaj Renato CORSETTI, István ERTL, Tomasz CHMIELIK, Aleksander KORĴENKOV (kulturo, movado). Kontakto: interlin@amu.edu.pl; http://www.amu.edu.pl/\~interl/ Bibliografio Koutny Ilona 2001: Universitata instruado kaj instruista trejnado. IPR 2001/4: 13-21. http://www.ilei.info/ipr/universitata\_instruado.htm Koutny Ilona 2016a: Ĉu facila lingvo facile lerneblas? Pri la komplekseco de esperanto. Aperonta en: Gobbo, Federico (red.): Lingua, politica, cultura… New York: Mondial Koutny Ilona 2016b: Kunlaboro inter diversaĝuloj kadre de la Interlingvistikaj Studoj de UAM. En: Simpozia Kajero 1. Vroclavo
Estrarkunsido de ILEI Les Brenets (CH) de la 5-a ĝis la 8-a de majo 2016 Nia estraro situas en ĉiuj kontinentoj krom Aŭstralio. Tio estas tre pozitiva fakto por la Ligo. Pro tiu vasta teritorio mi eĉ ne pensis pri fizika kunveno. Tamen en Oostende en 2015 Radojica PETROVIĆ aludis al antaŭa kunvenkutimo, menciis sian emon starigi tian kunvenon kaj montris la avantaĝojn de tia eblo. Ĉiu esploris pri vojaĝkostoj kaj ni alvenis finfine al pli modesta solvo: parto de la estraro kunsidu. Mi proponis akcepti tian kunvenon, tio nuligis la hotelkostojn. Ni provis esti kvar kaj havi kvorumon, tamen tio ne sukcesis. Elena NADIKOVA kaj Radojica PETROVIĆ, same kiel Stefan MACGILL, vicprezidanto de UEA, alvenis al Les Brenets merkrede vespere la 4-an de majo. Ili forlasis la ĵurasan vilaĝon lunde/marde la 9-an/10-an. Tiel nia kunveno daŭris kvar plenajn labortagojn. La tagordo estis longa, tamen ni havis abundan tempon, por ke ĉiu esprimu sin detale pri ĝiaj punktoj. Do ideointerŝanĝoj riĉigis nin ĉiujn. Plie ni povis akcepti novan membron de la estraro elektita en Oostende, Elena NADIKOVA, vic-direktorinon de lernejo en Ĉeboksari, Ruslando. Ni malkovris ŝin, ŝi malkovris nin, la Ligon, ĝiajn taskojn. Ŝi apartenas al la redakta skipo de nia revuo Juna Amiko jam de jaroj. Fine de sia feriado en Svislando ŝi verkos la oficialan protokolon de ĉi IPR 16/29
— página 10 del PDF —
tiu estrarkunsido. Ni tre bedaŭris, ke alia nova membro, Emile MALANDA NIANGA, ne povis veni al Svislando pro la severaj reguloj de tiu lando pri alveno de afrikanoj. Tre ĝoja momento okazis kun Emile en Kaburbo per skajpo, dum kiu ankaŭ fora brazila nova membro Ivan COLLING ĉeestis. Kvinope ni povis diskuti abunde. Per skajpo okazis alia kunsido sesopa, kun ni tri kaj Ivan en Brazilo, nia vic-prezidantino Arko en Ĉinio kaj nia kasisto Vilĉjo en Kalifornio. Grava temo de niaj diskutoj estis la ĉi-jara Konferenco, la 49-a, kiu okazos en Hungario. Ĝia enhavo devas esti zorgeme preparita; jen la tasko de Radojica PETROVIĆ, kiu havas longjaran sperton pri tio. La partopreno de Stefan MACGILL ebligis, ke ni skizu la eblojn por la venontaj jaroj. UEA havu prioritaton por fiksi la lokon de UK; ILEI esploru pri najbara loko, ĉar la eblaj partoprenontoj estas la samaj. Ambaŭ eventoj eble okazos en Afriko, neniu decido pri tio ĝis nun… Por nia ĉi-jara Konferenco laŭ propono de unu el niaj membroj okazos konkurso dediĉita al orienteŭropanoj por ebligi al ili partopreni en la Konferenco kun kontribuo de ILEI por vojaĝkostoj. Preciza regularo aperos baldaŭ. Instruista trejnado centras ĉe ILEI. Ĝi aperos en la Konferenco, prelegoj koncernos la ĉiutagan laboron de instruistoj. En septembro 2016 startos la unujara lertigado de instruistoj en Poznano, Pollando. Kun hejmtaskoj, ekzamenoj, provlecionoj kaj… diplomo!
Ĉe la limo sur ponto de la rivero Doubs IPR 16/210
— página 11 del PDF —
Alia eblo estos prezentata okaze de nia Konferenco. Tiel iom post iom la ebloj kreskas, cele al plibonigo de la situacio. Pri lingvokapabloj aperas diversaj diplomoj tra la mondo. La estraro de ILEI diskutis pri adekvata sinteno al tiu situacio. La gvidlinioj pri nia organo Internacia Pedagogia Revuo (IPR) preciziĝis. La revuo devas esti riĉiga por niaj membroj, kaj ankaŭ prestiĝa por esti nia vektoro al la ekstera faka mondo. La Jaro de la Lernanto (JdL) komenciĝos en julio okaze de la UK. Jen evento, kiu postulas de ILEI, de ĝia estraro, de ĝiaj sekcioj kaj membroj, ideojn, proponojn, pripensojn. Tio jam aperis en IPR 2016 1 kaj venos kaj venados cele al bunta programo dum plena jaro. ILEI estos la fokuso de la tuta movado. La Ligo devos aperi digne kaj efike. Temas pri granda defio por ni ĉiuj. Nia efika laboro devos iri al la ekstera mondo per taŭga informado. La Jaro estis detale preparita en la pasintaj tagoj en Les Brenets. Decidita estas propono al la Komitato pri kreo de laborgrupo por prepari statutŝanĝojn. Pri tio decidos la Komitato en aŭgusto. Pozitiva novaĵo estas la relanĉo de la projekto Interkulturo danke al iniciato de universitato en Brazilo, kie junuloj lernas Esperanton por ekrilati kun alikulturaj junuloj. La aktivigo de niaj laborkomisionoj, la enhavo de nia „juvelo” Juna Amiko, la kunlaboro kun helpemaj membroj, la eldonado de prelegaroj, la prizorgado de nia retejo, la kvara eldono de la Manlibro pri Instruado de Esperanto estis pliaj temoj de nia fruktodona kunsido. Mireille GROSJEAN Prezidanto de ILEI
Oni Ekparolis ĉe edukado.net de Katalin KOVÁTS (Nederlando/Hungario) En la antaŭa numero de IPR (2016/1-p.13) ni jam raportis pri la tiam lanĉota nova projekto de edukado.net. Nun ni kun ĝojo diskonigas la informon, ke Ekparolu! jes ja ekis. En la komenco de majo 2016 la unuaj genevoj (novlernintoj de E-o), subtenataj de geonkloj (spertaj esperantistoj), povis komenci sian ekzercadon pri parolado. IPR 16/211
— página 12 del PDF —
Kvankam la definitiva komputila surfaco ankoraŭ ne ekzistas, helpe de la jam funkciantaj programmoduloj kaj multe da mana administrado, Katalin KOVÁTS eksperimentcele ekfunkciigis la projekton, por akiri spertojn por la konstruota programo kaj enketi pri la laborfortoj de la geonkloj kaj interesiĝo de la genevoj. En la unua etapo estis trejnitaj 21 geonkloj. Ili estas spertaj esperantistoj, pluraj el ili konataj movaduloj kun multaj instruspertoj, aliaj malpli famaj, sed entuziasmaj. Ĉiu el ili volonte konversacios kun la genevoj. La geonkloj venas el 11 landoj: Francio (6), Danio (2), Germanio (2), Rusio (2), Usono (2), Svislando (2), Argentino (1), Brazilo (1), Hispanio (1), Finnlando (1), Slovakio (1). La 10 genevoj devenas el Francio (3), Turkio (2) kaj po unu el Britio, Italio, Rusio, Svislando kaj Usono.
Por singarde testi la sistemon kaj lasi tempon al la geonkloj alkutimiĝi al la tasko, ni akceptis komence nur 10 genevojn, kiuj devis trapasi ekzamenon pri vortostoko, bazaj gramatikaĵoj kaj noti diktaĵojn, prezentatajn de John WELLS. Ni ne akceptas personon, kies Esperanto-kono estas sub la nivelo A2, ĉar ni opinias, ke por vere konversacii oni unue devas lerni la bazojn. Post la sukcesaj enirtestoj de la genevoj la redaktoro ekhavis kun ili la unuan konversacion, kiu estis ĉefe orientado en la paĝaro kaj prezento de la sistemo. Post tia enkonduko la genevoj povis ekkoni la liston de la geonkloj kaj la agendon, kaj povis elekti siajn unuajn sesiojn de konversacioj. Observeblas IPR 16/212
— página 13 del PDF —
ke – kvankam la semajna agendo estas preskaŭ plena je elekteblaj 30-minutaj sesioj – la genevoj zorge elektas siajn geonklojn kaj semajne uzas nur 1-2 lecionojn. La duono el ili estas vere freŝbakitaj, la aliaj jam de pluraj jaroj lernas Esperanton, sed tute izolite kaj neniam parolis la lingvon. Do la eblo konversacii kun personoj metodike trejnitaj, estas granda kuraĝigo por ili. Edukado.net speciale proponis tiun eblon ankaŭ por la kandidatoj de la KERekzamenoj, el kiuj kelkaj profitis el la okazo. Tio tamen estas alia sperto ol babili rete kun hazarde trafitaj nekonatuloj. La paĝaro kaj por la geonkloj kaj por la genevoj disponigas tem- kaj vortolistojn, kaj la redaktoro, baze de la observoj kaj konsiloj de la geonkloj, proponas ekzercojn por la genevoj. En la nuna fazo de la projekto ĉiu nevo kaj nevino ricevas 10 sesiojn, kaj post difinitaj periodoj iliaj plej ŝatataj onkloj aŭ onklinoj rekontaktos la genevojn por konversacio. Aldona servo estas, ke ni korektos por ĉiu nevo/nevino du tekstojn, kiujn ili povos alŝuti al sia studparto en la retejo kaj kiujn ili rericevos korektitaj kune kun konsiloj. Post la kunstudado la genevoj povas utiligi niajn konsilojn pri la pluaj studebloj, ekzercoj, libroj, kaj se ili deziras resti en nia sistemo, ili regule ricevos novaĵleterojn pri aranĝoj, ekzamenoj, lerniloj ktp. Jam nun videblas, ke kelkaj nevoj rapide fariĝos onkloj, do, ili restos en nia projekto, sed baldaŭ ĉe la alia flanko de la mikrofono. Dum la someraj aranĝoj kiel Kleriga Lundo dum UK, Itala Kongreso, metodikaj trejnkursoj en Poznano, Kvinpetalo kaj Le Touquet okazos pliaj ĉeestaj trejnadoj. La programan surfacon edukado.net ekkonstruigos en septembro, kondiĉe ke ĝis tiam estos pli ol 100 geonkloj trejnitaj kaj la laborforto estas garantiata por la akcepto de plurcent, eventuale mil genevoj. Ni esperas ke ĉio funkcios fine de 2016. Kiel vi povas helpi, partopreni? Anoncu vin se vi deziras fariĝi onklo aŭ onklino aŭ kontaktigu kun ni komencinton, kiu bezonus helpon en la parolado. Por la konstruigo de bone kaj plejparte aŭtomate funkcianta administra programo ni bonvenigas monhelpon (vd. edukado.net/prie/subteno).
IPR 16/213
— página 14 del PDF —
Dialogo inter Luiza CAROL kaj Mirejo GROSJEAN
DEK JAROJ EN ESPERANTO-LANDO Luiza verkis eseon, rande de kiu Mirejo komentas kaj faras demandojn, kiujn Luiza respondas. Unua parto: ĈU MI ATINGIS LA DEKOMENCAN CELON? Luiza: La 11-an de aprilo 2005 mi premis la komputilan butonon por aliĝi al la programo „lernu!” (www.lernu.net). Hodiaŭ, post 10 jaroj de esperantista vivo, mi provas rememori pri miaj tiamaj atendoj kaj supozoj, por kompari ilin kun miaj nunaj maturaj opinioj rilate la socian fenomenon nomatan Esperanto. Mi decidis eklerni la lingvon, post kiam mi legis brilan eseon de Claude PIRON, titolitan „Psychological Reactions to Esperanto” (Psikologiaj reagoj al E-o). Mi estis tiam 58-jaraĝa. Min ne aparte interesis la E-e parolanta komunumo mem, ĉar mi opiniis, ke lingvo tute ne estas kriterio, laŭ kiu indas ekamikiĝi. Mi jam scipovis kvar etnajn lingvojn, tial mi tute ne sentis mankon de „pontolingvo” por ekamikiĝi aŭ por legi. Kion mi scivolegis ekkoni estis la E-a kulturo, kies ekzisto perpleksigis min. Precipe la originalan E-an literaturon mi deziris malkovri rekte, sen la pero de etnalingva traduko. Tiam mi rezonis, ke lingvo ne kapablas formi homajn karakterojn, tial la esperantista komunumo ne povos ŝajni al mi tro malsimila al ajna alia lingva komunumo, kiun mi jam konis. Evidentiĝas, ke mi malpravis. Mi kredas, ke lingvolernado mem ne formas personecojn. Mirejo: Kara Luiza! Mi tendencus opinii, male al vi, ke malkovro de lingvo, de ties strukturo, de ties sintakso, lasas spurojn en la menso de la lernanto. Akiro de konoj pri alia kulturo riĉigas la lernanton kaj ebligas al li/ŝi ĵeti novan rigardon al siaj propraj lingvo kaj kulturo. „Wer keine fremden Sprachen kennt, weiss nichts von seiner eigenen.” skribis Goethe, fama germana sciencisto, filozofo kaj verkisto. (Tiu, kiu scipovas neniun fremdan lingvon, scias nenion pri sia propra). Plie lernante E-on, iu eniras en pensmanieron tutmondan: mi estas membro de la homa familio! Kara Luiza! Ĉu vi povas akcepti tion? IPR 16/214
— página 15 del PDF —
Luiza: Mi konsentas pri tio, ke lernado de ajna lingvo lasas spurojn en la menso de la lernanto kaj verŝajne influas pozitive la kapablojn de ties cerbo. Mi konsentas kaj ĝisoste kunsentas, ke akiro de konoj pri alia kulturo riĉigas la mensojn kaj la animojn. Jes, mi renkontis homojn rifuzantajn lerni aliajn lingvojn krom la denaska, kaj mi ĉiam konstatis, ke ĝuste tiuj malbone uzas la denaskan lingvon. Mi konis homojn, kiuj rifuzis dediĉi sian energion por konatiĝi kun alia kulturo krom la denaska, supozante ke tiamaniere ili restos pli „fidelaj” al sia denaska kulturo; sed en ĉiuj tiaj kazoj, mi havis la fortan senton, ke ilia aliro al sia denaska kulturo restas nur supraĵa. Pri unu sola afero mi havas malsimilan sintenon: mi ne konsideras la vortojn „lingvo” kaj „kulturo” sinonimoj, kvankam inter lingvo kaj kulturo ekzistas grandega interdependo. Oni ofte aŭdas la metaforon: „lingvolernado estas fenestro al la ekstera mondo.” Tiu metaforo ja ŝajnas al mi taŭga, sed oni ne konfuzu la fenestron kun la ekstera mondo. Mi kredas, ke ne la fenestro kontribuas al la formado de nia personeco, sed tiu fragmento el la ekstera mondo, kun kiu ni konatiĝas pere de la fenestro. Ni mem selektas tion, kion ni deziras esplori pere de la lingvo kaj kiel interpreti la rezultojn de niaj esploroj. Kiel lingvo-instruistoj, ni helpas la lernantojn akiri mirindan „fenestron”, kaj ankaŭ prezentas al ili kelkajn vidindaĵojn tra la „fenestro”. Al mi ŝajnas, ke en la procezo de formado de mia personeco, la konatiĝo kun diversaj kulturoj ne estis vere dependa de lingvolernado. Tial mi inklinas kredi, ke lingvolernado ne kontribuis per si mem al la formado de mia personeco. Mi tuj klarigos kial. Ĝis nun, mi lernis je pli-malpli flua nivelo 4 ne-denaskajn lingvojn: la francan, la anglan, la hebrean kaj E-on. (Mi evitis ĉi-supre la vorton „fremda”, ĉar lingvon, kiun mi jam uzas – eĉ malperfekte – buŝe kaj skribe, mi ne plu konsideras „fremda”.) La lernado de tiuj 4 lingvoj ja faciligis por mi alirojn al diversaj kulturoj, kiuj kontribuis kaj kontribuas al la formado de mia personeco. Malgraŭ tio mi sentas, ke la ne-denaska kulturo, kiu plej gravas por mia vivo estas, la joga tradicio pri meditado kaj fizikaj ekzercoj, kvankam mi konatiĝis kun tiu fascina aspekto de la hinda kulturo nur pere de tradukoj. Verkistoj kiel HOMERO, Hans IPR 16/215
— página 16 del PDF —
Christian ANDERSEN, Miguel de CERVANTES k.a. forte influis miajn animon kaj menson nur pere de tradukoj. Cetere mi sentas, ke eĉ pli grava ol kulturo mem estas la maniero laŭ kiu oni interpretas ĝin. Miguel de CERVANTES kaj la fanatikaj Grandaj Inkvizitoroj de Hispanio parolis la saman lingvon kaj kreskis ene de la sama etna kulturo… sed kiom malsimilaj personecoj! Rilate la interpretadon de kulturaj tradicioj, oni povas diri, ke la maniero, laŭ kiu oni prezentas al la infanoj ties etnan kulturon kaj ankaŭ aliajn kulturojn estas ege grava. Nun, kara Mirejo, mi rememoras vian bonegan prelegon pri porpaca edukado, kiun mi ĉeestis en la aŭtuno de 2009 en Svislando. Revenante hejmen, mi ofte pensis pri viaj ekzemploj kaj meditis pri la fakto ke, pere de la sama lingvo, oni povas eduki infanojn kun la intenco formi ontajn honestajn civitanojn, aŭ kun la intenco formi ontajn fanatikajn monstrojn… Tio pruvas, ke homaj personecoj havas gravegan rolon en la formado de aliaj personecoj kaj de siaj propraj. Tiu tutviva procezo okazas plej ofte senkonscie, pere de lingvoj aŭ/kaj pere de aliaj „fenestroj”: muziko, danco, vidartoj k.a. Kaj nun mi atingas la plej tiklan parton de la problemo. Kion diri pri tiuj kazoj, kiam du ĝemelaj fratoj akiras tute malsimilajn personecojn, kvankam ili kreskis samtempe en la sama familio, parolis la saman lingvon kaj estis edukitaj en la sama kulturo fare de la samaj instruistoj…? Mi mem ne havis gefratojn, sed hazarde mi bone konis bedaŭrindan, eĉ tragedian kazon, kiam du fratinoj akiris tute kontraŭajn personecojn, kaj tio kondukis al dumvivaj terure dolorigaj konfliktoj. Fakte mi kredas, ke formado de homa personeco estas unu el la grandaj mirakloj de la mondo, kies misterojn oni ankoraŭ ne konas ĝisfunde… Laŭ mi, ĉiuj el ni estas parto de la tuta mondo ekde nia naskiĝo. E-o helpas nin konsciiĝi pri tiu ĉi aparteno, ĉar E-o estas eksterordinare bona ilo por komunikado inter etnoj. Sed se ni utiligos tiun ilon por ofendi kaj malhelpi unuj la aliajn, nenion pozitivan ni povos atingi, eĉ regante perfekte la pronomon „si” kaj la verbajn participojn. Mi kredas, ke indas uzi konscie kaj saĝe tiun mirindan „fenestron” al ĉiuj kulturoj de la mondo, por plibonigi niajn proprajn vivojn kaj la socian ĉirkaŭaĵon. Luiza: …Sed ĉiuj aliaj lingvaj komunumoj ne vere elektas sian lingvolernadon… Etnajn lingvojn oni lernas ĉu denaske (pere de tiu mistera lingva instinkto, kiun ni ĉiuj konas sed ne kapablas ĝisfunde kompreni), ĉu laŭbezone (kiam iun etnan lingvon oni altrudas al ni en la lernejo, kiam la ondoj de la vivo igas nin enmigri en alian landon, kiam iu etna lingvo estas necesa IPR 16/216
— página 17 del PDF —
por nia kariero, kiam iu etna lingvo estas la denaska lingvo de persono, kun kiu ni deziras edziĝi aŭ edziniĝi ktp.). Malsimile al tio, E-on estas ni mem kiuj elektas, krom kelkaj tre raraj esceptoj, kiam infanoj akiras ĝin en e-istaj familioj. La plenkreskaj personoj, kiuj decidas eklerni ĝuste tiun lingvon, havas tre diversajn kialojn por fari tion, tamen kutime kundividas kelkajn gravajn ĝeneralajn trajtojn. Per la lingvolernado mem ne formiĝas apartaj homaj personecoj, sed kutime E-on elektas plenkreskuloj, kiuj jam havas apartajn homajn personecojn antaŭ ol ili esperantistiĝas. Ni ofte konsideras unuj la aliajn „stranguloj”, sed preskaŭ neniam konsideras unuj la aliajn obeemaj, imitemaj, pretaj sekvi modojn, kliŝojn kaj konvenciojn senpripense ŝafmaniere. Nia plej grava komuna trajto ŝajnas al mi la deziro interkomunikiĝi, por ekkoni aliajn tradiciojn, aliajn kulturojn. La plej evidentaj ecoj, kiuj plej ofte difinas la personecojn de miaj nunaj e-istaj geamikoj, estas scivolemo, eksperimentemo, malfermiteco fronte de novaj ideoj, respekto por la tradicioj de aliaj etnoj, deziro lerni por larĝigi sian horizonton, optimisma fido je la homa kapablo plibonigi sian propran karakteron kaj helpi al la plibonigo de la tuta socia vivo… Mirejo: Kara Luiza! Ĉi tie mi tute samopinias kiel vi. Kiam mi restadis en Japanio, mi demandis al miaj amikoj tie: Ĉu vi estas „normalaj” japanoj? Verŝajne ne, ĉar tiuj japanaj esperantistoj estas, kiel vi tute prave priskribas, scivolemaj, malfermitaj. El tio ni povus dedukti, ke ni akiras ne precizajn ideojn pri iu popolo per kontakto kun esperantistoj el tiu popolo. Kion vi opinias pri tio? Luiza: Mi estas judino. Mi ne scias, kion signifus tipa judo, se entute tia kuriozaĵo ekzistus. Por malkovri tion, kion signifus tipa judo, oni devus prepari ampleksan statistikon baze de longa demandaro, al kiu respondus judoj el preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo kaj apartenantaj al tre malsimilaj tradicioj eĉ ene de la sama lando… Ĝis oni finus tian grandiozan esploron, pasus minimume jardeko kaj la tuta materialo jam eksdatiĝus. Eĉ se eblus trovi en la tuta mondo unu strangan kreitaĵon, kies trajtoj kongruus kun tio, kion oni konsiderus la tipa judo… tiu kreitaĵo ne interesus min. Mi ne deziras simili iun ŝablonon kaj ankaŭ ne deziras malsimili ĝin. Sekve de tio, al mi indiferentas ankaŭ la etna tipeco aŭ maltipeco de miaj konatuloj. Cetere, laŭ mia sperto, tre ofte la ĝeneralaj ideoj pri etna tipeco koncerne homajn personecojn estas malnovaj antaŭjuĝoj, ofte jam tute maltaŭgaj niatempe, kelkfoje eĉ ofendaj. Precipe ĉi lastajn mi ne ŝatas disvastigi, ĉar laŭ mi la antaŭjuĝoj malutilas al la plibonigo de interhomaj rilatoj. IPR 16/217
— página 18 del PDF —
Mirejo: Kara Luiza! Vi tute pravas, ke stereotipoj estas danĝeraj bestoj… Male, ĉiu individuo estas unika kaj koninda. Luiza: …Ĉiujn ĉi ecojn mi trovas kaj ŝatas ankaŭ ĉe miaj ne-esperantistaj amikoj, sed mi sentas, ke en la E-e parolanta komunumo ili aperas proporcie pli ofte ol en aliaj medioj. Tial mi amas la e-istan komunumon kaj prifieras aparteni al ĝi. Sen tiu sento, mia scivolo pri la internacia lingvo verŝajne estintus elĉerpiĝinta post nur kelkaj monatoj de lernado, kaj mia intereso pri la E-a kulturo verŝajne estintus vaporiĝinta eĉ antaŭ ol mi kapablis gustumi ĝin… La etnaj lingvoj kaj kulturoj estas pli-malpli spontanaj sociaj fenomenoj, dum E-o ekzistas kiel konscia socia fenomeno. Ĝuste tial ĝi havas i.a. la gravan rolon konsciigi al ni kio estas lingvo kaj kio estas kulturo. Alivorte, ĝi pensigas nin pri tio kio estas homo. Mia dekomenca celo iom post iom ŝanĝiĝis: mi ekdeziris fariĝi parto de la Esperante parolanta komunumo kaj kontribui al ĝia kulturo. Mirejo: Kara Luiza! Jes ja, vi kontribuas al ties kulturo, eĉ brile! Vi verkas por ni pri lernado de Esperanto, vi verkas belajn rakontojn por nia revuo „Juna Amiko” kaj vi korektas „Internacian Pedagogian Revuon” atenteme. Ricevu nian elkoran dankon! Luiza: Dankon pro via aprezo. Pliaj partoj aperos en sekvontaj numeroj de IPR.
Estu ni diligentaj lernantoj de Lida ELBAKJAN, Reprezentanto de ILEI en Armenio De juneco mi ĉiam ŝatis instrui kaj pensis nepre esplori diversajn metodojn de instruado. Komence mi finis specialan pedagogian lernejon, kiu multe donis al mi en tiu sfero. Kaj mi plu frekventis la Erevanan Ŝtatan Universitaton, post kio mi estis sendita en vilaĝon por instrui geografion en ruslingva lernejo. En ĝi estis lernantoj el ses nacioj, havantaj siajn specifajn kulturojn, kaj mi, estante sufiĉe juna kaj malsperta, komencis esploradon de instruado al tiu multnacia kontingento.
IPR 16/218
— página 19 del PDF —
Jen pasis tempo, mi esperantistiĝis. Mi sukcesis ricevi diplomon de Esperanto-instruistino en Internacia lernejo en Pisanica (Bulgario). Duan sperton de instruado mi ricevis en la sama Pisanica, kiam mi praktikis antaŭ klaso konsistanta el anoj de dekkvin nacioj. En 1990 mi estis feliĉa partopreni lernadon de akupunkturo en urbo Pekino (Ĉinio). Nia ĉina profesoro diktis frazon, ni ĉiuj (armenoj, polo, litovo, belgoj) diligente skribis ĝin. Kaj poste la profesoro petis nin, ke ĉiu, po vice, laŭtlegu la frazon. Dum tuta leciono ni faris la samon, ripetadis frazon tiom foje, kiom da lernantoj ĉeestis la lecionon. Unu el la armenoj komencis malkontenti pro tedo. Tamen la aliaj, komprenante la metodon de lernado en Ĉinio, decidis fariĝi ĉino (nur dum lernado en Ĉinio) kaj provis memorfiksi la lecionon tiamaniere. Do, kiom da nacioj, tiom da kutimoj kaj tradicioj.
Plu verkas M. GROSJEAN pri la sama temo: Ripetado En la lingvolaboratorioj de la sepdekaj jaroj la studentoj daŭre devis ripeti. Ĉiu ekzerco havis la saman strukturon: unue venis frazo dirata de la instruisto. Due venis la transformita frazo dirata de la studento, frazo ĝusta aŭ malĝusta. Trie venis la ĝusta frazo dirata de la instruisto. Kvare venis la devo por la lernanto RIPETI la ĝustan frazon ĵus diritan de la instruisto. Vidu la skemon. Kompreneble venis unue unu aŭ du ekzemploj, tiel ke la lernanto malkovru la farendan taskon, la farendan modifon. La avantaĝo de tiu metodo estis, ke ĉiu lernanto havis registrilon kun sonbendo kaj povis reaŭdi la frazon, la ekzercon, ĉiam denove, kaze de bezono. Laŭ la decido de la lernanto.
En mia praktiko mi ofte observis jenon. Mi klarigis ekzemple: „La pluralo de la vorto le bijou estas les bijoux”. Iu lernanto levis la manon kaj demandis: IPR 16/219
— página 20 del PDF —
„Do la pluralo de la vorto le bijou estas les bijoux, ĉu ne?” Mi diris: „JES!”. La lernanto kaptis mian diron, maĉis ĝin, kaj sentis la bezonon havi konfirmon de mi pri sia malkovro. Poste li/ŝi montris grandan kontentiĝon. Do li/ŝi levis la manon kaj okupis iom da tempo en la leciono. Mi devis atentigi ĉiujn lernantojn, ke, kvankam mi bonege komprenas tian bezonon, mi ne povus akcepti, ke 25 lernantoj unu post la alia, postulus tian rektan personan konfirmon de mi! Ne eblus pro troa tempouzo. Ĉu tempoperdo? Jen la demando…. Kion ni lernu el tiuj faktoj? Ripetado signifas, ke la lernanto parolas, do aktivigas sian korpon, siajn parolorganojn, enspiras kaj elspiras. Li/ŝi vekiĝas, kaze ke li/ŝi dormis en teda kurso…. Ripetado signifas, ke la dirita frazo fiksiĝas en lia/ŝia menso, memoro. Fama estas la konstato: mi aŭdas – mi forgesas. Mi diras – mi memoras. Mi agadas – mi komprenas. Do ripetado estas pli efika agado ol nur aŭdi, aŭskulti pasive. Alia aspekto estas, ĉu la lernanto parolu sola, kiel solisto en koncerto, aŭ koruse? Ni ne forgesu, ke por kelkaj lernantoj estas tre ĝene paroli solaj (ĉiuj povas aŭdi kaj taksi liajn/ŝiajn diraĵojn), bona solvo estas paroligi la tutan klason koruse. Kaj kial ne kanti?? La lasta aspekto estas tiu konfirmo. Tio estas tre bona maniero: la lernanto malkovras ian aspekton de la lernobjekto kaj mem klarigas laŭ sia kompreno, per siaj vortoj. La instruisto sekvas sen interrompi, silente, tre atenteme. En la momento, kiam la lernanto atingas la finon, la instruisto gratulas. Aŭ: en la momento, kiam la lernanto devojiĝas el la ĝusta dedukto-klarigo, la instruisto intervenas klarigante la revenon al la ĝusta vojo. Kompreneble tia lernstrategio povas okazi nur en dupersona kunsido. Grava aspekto de tiu strategio estas, ke la lernanto klarigas per siaj vortoj; nuntempe ni povas observi en diversaj mondopartoj, ke la junuloj evoluigas ian slangon, kiu povas esti sufiĉe malsama kompare kun la altnivela lingvaĵo de la instruisto. Feliĉe ili ankoraŭ interkompreniĝas! Sed en tia situacio la lernanto elektas la vortojn kaj tio estas granda helpo al li, al ŝi, por atingi komprenon de la lernenda afero. Alia grava aspekto estas, ke ĉiu havas siajn vojojn en sia cerbo; povas okazi, ke la encerba reto de la lernanto ne komplete similas al tiu de la instruisto. Kutime la lernanto sekvas laŭ la vojo de la instruisto; laŭ tiu metodo la instruisto devas sekvi la vojojn de la pripenso de la lernanto. La instruisto havas la taskon sekvi, akompani, kontroli, kaj interveni per fina aprobo aŭ korekto.
IPR 16/220
— página 21 del PDF —
Mia instruisto LI Shijun (Laŭlum) de YU Jianchao (Ĉinio) La nomo LI Shijun estas probable nekonata, sed vi nepre scias la nomon Laŭlum. Jes, Laŭlum ja estas LI Shijun, mia instruisto de Esperanto. „Esperante Grandegulo li estis. Ni titolas lin kiel grandegulon, indikante, ke li de juneco ĝis la aĝo de 90 jaroj edukis sennombrajn junulojn, kaj indikante, ke malgraŭ sia maljuneco li viglis en diversaj lokoj de la lando por partopreni en Esperantaj agadoj….” Tion diris NAN Youli, prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio, en la kunveno memore al Laŭlum en la jaro 2012. En sia parolo, NAN Youli nomas Laŭlum „Grandegulo” kaj poezie reliefigis la meritoplenan figuron en Esperantujo. Laŭlum (1923 – 2012) estis ĉefredaktoro de EPĈ, membro de Esperanta Akademio, honora membro de ILEI, kaj, plej grave, instruisto de Esperanto. Mi la unuan fojon vidis Laŭlum en mia hejmloko Qingdao, en la jaro 1987. Tiam ni faris la ĉinan unuan televidan kurson de Esperanto. Majstro LI Shijun kompilis la lernolibron Espero por nia televid-serio. Sed mi vere konatiĝis kun li en la jaro 1989, kiam funkciis la Esperanto-kurso en la fremdlingva fakultato de Pekina Disaŭdiga Instituto (nun Ĉina Komunikada Universitato). Feliĉe mi havis la ŝancon tie lerni E-on sub la instruado de Laŭlum. Tiam li loĝis en la instituto, kaj tutenergie laboris por kulturi la junajn gelernantojn. Sed la junuloj tute ne komprenis lin, ĉar li estis tiom diligenta kaj instruema. „Kiam mi unuafoje renkontiĝis kun Laŭlum, li estis jam 66-jara. Laŭ mia kompreno, homo en tia aĝo kun tioma merito, povus fari nenion krom ĝui la vivon, ĝui la respekton de aliaj. Tamen li ekinstruis Esperantan kurson en Pekina Disaŭdiga Instituto, eĉ loĝis en la lernejo!” YU Tao, unu el miaj kunlernantoj, kiu iam fariĝis estrarano de UEA, rememoris la meriton de Laŭlum, kaj opiniis, ke Laŭlum estas idealisto, kaj dediĉis sin al la idealo disvastigi E-on.
IPR 16/221
— página 22 del PDF —
Esperantujo scias, ke Laŭlum dumvive laboris per E-o kaj por E-o, lia sukcesa atingo kulminas en lia tradukado de tri el la kvar ĉinaj klasikaĵoj. Li kompilis multe da lernolibroj krom la kursoj por televida serio. Li kompilis vortarojn, kaj la lasta vortaro estas miniformata Esperanta Vortaro por Infanoj farita kune kun la filo, LI Chaoyang, kiu vivis ĉiam ĉe la patro. Laŭ LI Chaoyang, lia patro kiu estis grandegulo en la Esperanta movado, ŝajnis ordinara kaj modesta en la ĉiutaga vivo: knabece li interesiĝis pri ĉio kaj diligente studis, junece li jam posedis la kvaliton de tradukisto kaj eklaboris profesie por E-o, kaj maljunece li atingis tiom brilan sukceson kaj en sia profesio kaj en la E-movado, ke la registaro distingis lin per Dumviva Honora Premio pri Tradukado. Dume li neniam forgesis, ke li estas edzo kaj patro, kiu portas la devon zorgi malsanan edzinon kaj petolemajn gefilojn. Laŭlum parolante pri si mem konsideris, ke li dum la tuta vivo faris nur unu aferon, tio estas E-o. Ivanka STOYANOVA (Aminda), bulgara esperantistino, kiu iam laboris ĉe EPĈ, skribis en sia blogo: „Li diris al mi, ke dum sia tuta vivo li nur laboris per kaj por E-o.” Oni havas grandan dankemon kaj respekton al li. Li per siaj diligenteco kaj abundo da tradukoj en E-on, verkado kaj instruado, starigis monumenton por la ĉina Esperanto-Movado. En la jaro 1989, kiam mi studis Esperanton sub la instruado de LI Shijun en dujara kurso kun 12 lernantoj, laborantaj por la Radio kaj EPĈ/ĈEL, la majstro LI Shijun jam emeritiĝis el sia posteno. Post 15 jaroj, en la jaro 2003, Pekina Disaŭdiga Instituto refoje funkciigis Esperanto-kurson samdestine. Oni ne plu invitis instruiston pli-ol-70jaraĝan. Mi, tiama estrino de E-Redakcio de ĈRI, invitis sinjoron LI Weilun prizorgi la instruadon, kaj tiu saĝa sinjoro LI Weilun petis helpon de LI Shijun, ke tiu instruu pri la Esperanta literaturo kaj tradukado. Nun elstaras el tiu kurso ĉe nia Radio Shanshan, Lina, Diamanto kaj Pluveta kaj ĉe EPĈ kaj ĈEL LI Jianhua kaj SHI Guang. La tiama kursoĉefo LI Jianhua tiel skizis sian lernadon sub la instruado de LI Shijun: „Kiam mi lernis E-on en la Ĉina Komunikada Universitato de 2003 ĝis 2005, Laŭlum estis unu el miaj instruistoj. Laŭ mi, kvankam li jam estis pli-ol -80jara, li ĉiam estis plena de energio. Li ĉiam kreis E-an etoson en la klasĉambro. Li speciale kompilis lernolibrojn por ni. Mi tre ŝatas tion, precipe tiun pri famaj esperantistoj, nome la kursaro de Esperanta Literaturo.” Tiom pli, en la jaro 2006, kiam Ĉina Komunikada Universitato (Antaŭa Pekina Disaŭdiga Instituto) varbis 12 studentojn por la kvarjara kurso de IPR 16/222
— página 23 del PDF —
Esperanto, mi (iama lernanto de LI Shijun) fariĝis unu el la instruistoj. Por la lecionaro pri tradukado, mi petis helpon de LI Shijun, kiun, pli ol 80-jara, oni ne plu ĝenis por la instruado. La afabla majstro malavare donis al mi la memkompilitan instruolibron: Arto de Tradukado, kaj li diris al mi, ke li donis ankaŭ al alia instruisto sian preparaĵon por la lernolibro kompilita de William AULD: Paŝoj al Plena Posedo. Mi povas diri, ke eĉ studentoj kiuj ne ricevis la instruon rekte de Laŭlum, ja profitis el lia favoro, kiun mi kontente ricevis persone. Do mi diru, ke Laŭlum kulturis la junajn esperantistojn en la sama universitato intertempe en tri periodaj kursoj. Mi spertis lian instruemon kaj amon al la junuloj. Plie mi diru, ke li meritas la honoron fariĝi dumviva membro de ILEI, kion oni deklaris en la 45-a Konferenco de ILEI en Kunming, 2012, kiam mi sidis inter la aplaŭdantaj komitatanoj. Tiu lasta honoro en lia vivo probable resumas lian sukceson en Esperanta edukado, sed ne povas ampleksi lian tutan atingon kiel esperantisto, kiu vivis nur por Esperanto. TAN Xiuzhu, eksa direktorino de EPĈ, taksis lin: „Mi foje supozas, ke li venis al nia mondo ĝuste por Esperanto, kaj vivis kaj laboris por ĝi ĝis la lasta spiro.” Ĉu vere ekzistas tia homo, kiu vivas nur por E-o? El la intervjuo kun bulgara amikino Aminda, mi kvazaŭ eltrovis la respondon, ke li ja estas tia pura homo. Fakte, mi estas la lasta, kiu vizitis Laŭlum vivantan. Tio okazis tri tagojn antaŭ lia forpaso, la 7an de novembro, 2012, lunkalendara festtago: Vintrokomenco. Mi menciis la viziton en mia blogo, en kiu tekstas: „Studentoj kiel ni antaŭ pli ol 20 jaroj, ofte plendis pri lia babilemo, sed nun mi forte deziras multe babili kun li kaj parkere memori ĉiun vorton el lia parolo. Parolante pri sia instruado en Pekina Disaŭdiga Instituto, li unuafoje malkaŝis sian maltrankviliĝon, ke li ne meritus je instruado al studentoj, ĉar li mem eĉ ne havis diplomon de ia ajn alta lernejo. Mi diris al li, ke, kiam mi parolis kun eksterlandaj amikoj pri Laŭlum, ĉiu sciis la nomon, se mi diras, ke mi estas studento de Laŭlum, ĉiu ĵetis al mi rigardon de admiro. Mi scias, ke la admiran rigardon donis ili ne al mi sed al nia kara instruisto Laŭlum. Aŭdinte tion, li tenere mienis kaj ridetis.” Mi deziras, ke la rakonto forviŝu lian maltrankviliĝon en la koro. Sed mi bedaŭras ne registri lian voĉon dum la lasta vizito. Bedaŭras tion ankaŭ mia amiko Imre SZABÓ, prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio en la jaro 2012, kiu vere ĵetis rigardon de admiro al la studentino de Laŭlum, kiam ni promenis en hungara ŝtata tombejo, omaĝante antaŭ la tombo de Julio IPR 16/223
— página 24 del PDF —
BAGHY. Tiun jarfinon, kiam SZABÓ informiĝis pri la forpaso de Laŭlum, li bedaŭris pri tio, ke Esperantujo perdis la meritulon kun sonora nomo: „Ĉinaj nomoj por ni estas malfacile memori, sed Laŭlum estas tre bone konata al mi. Mi legis liajn verkojn. Mi pensis, ke li forpasis tro frue, ĉar mi ne povas vidi lin vivanta.” Mi esperas, ke li, Laŭlum, aŭskultinte la takson de Esperantujo, dormas en la alia mondo sen ia ajn maltrankvilo. Iu erudiciulo, neesperantista, kiu havis laboran kontakton kun Laŭlum, skribis jenajn versojn por karmemoro: Senmortas lia mieno kaj la voĉo laŭ lumo Flamas la spirito kaj la heredaĵo de la majstro Sinbanas la posteuloj en la brila lumo Diligentas la junuloj por la Esperanta afero. Marŝas la verduloj en la nova epoko sub la prilumo. Nelaste, mi deziras mencii, ke antaŭ sia forpaso li donis al mi la poemaron de Tibor SEKELJ Elpafu la Sagon, kuraĝigante min, ke mi bone legu kaj esploru la meritoplenan personon. Li fakte havis intiman kontakton kun T.S. Estas interesa la komparo inter Laŭlum, homo kiu vivis kvazaŭ nur por Esperanto, kaj Tibor SEKELJ, kiu elstaris almenaŭ en pli ol dek fakoj. Sed en miaj okuloj, ili same brilas en la E-movado, en la historio de la homa civilizo.
El la landoj kaj sekcioj Ĉeĥio Kelkaj notoj pri instruado de lingvoj, precipe de E-o, en bazlernejoj De la pasinta lernojaro estas en bazlernejoj kaj mezlernejoj instruataj du fremdaj lingvoj. Preferata kiel la unua lingvo estas la angla de la tria klaso. La plua fremda lingvo estas instruata en la 7-a, 8-a kaj 9-a klasoj. S-ano Viktor DVOŘÁK iniciatis laborgrupeton por ebligi envicigon de Esperanto en la grupon „plua fremda lingvo”. Por Esperanto estis ellaborita „Standard”, norma programo (kia ekzistas por ĉiu instruata lingvo), kiu difinas sciojn de lernantoj fine de ĉiu lernojaro. Por ĝi estis uzata la lernolibro de Stano MARČEK „Esperanto per rekta metodo”. Laŭ ĝi estis ellaborita ankaŭ insruprogramo por la lastaj tri klasoj de bazlernejoj. Do, la materialoj estas preparitaj. Pri tio, kiu lingvo estos instruata kiel plua (la dua) fremda lingvo, ne decidas la ministerio, sed la IPR 16/224
— página 25 del PDF —
direktoro de lernejo. Kaj lia decido estas influata de la intereso de la lernantoj, aŭ pli precize, de iliaj gepatroj kaj de tio, ĉu por la lingvo estas instruisto. Tiuj du aspektoj estas la ĉefaj problemoj. Instruistoj aŭ instruantoj de Esperanto en Ĉeĥio estas fakte amatoraj, ĉar ne estas ĉe ni eblo, kie akiri akreditecon por instruado de Esperanto. Kompreneble, estas kursoj en Universitato Adam Mickievicz UAM en Poznano (PL), sed mi konas neniun en Ĉeĥio, kiu povus aliĝi al tiu studado. Eĉ se estos instruisto (nun ne estas tiom strikte postulata la akrediteco), estus preskaŭ miraklo, se inter la gepatroj estus tia intereso pri instruado de E-o, ke la direktoro decidos instrui ĝin kiel la duan lingvon. Tamen estas grave havi preparitajn materialojn por la instruado de E-o. Verŝajne en ĉiuj landoj de EU estos similaj postuloj, do necesos havi ian norman programon kaj lernolibron kun instruplano, ankaŭ elektitan instrumetodon. Tiam estus bone pritrakti, kiun libron rekomendi. Tiu de Stano MARČEK, kiu ekzistas en multaj lingvaj variantoj kaj ĝuste la uzata rekta metodo, estas rekomendinda. Tion devus pripensi kaj landaj sekcioj de ILEI kaj landaj asocioj por unueca preparo de instruado de E-o. Tial mi sendas ĉi tiujn notojn por diskuto en UK en la programo Tago de Lernado en Nitra en Slovakio kaj plua komuna traktado dum la ILEI-Konferenco en Nyíregyháza, Hungario. Josef VOJÁČEK
Francio Michel Duc-Goninaz (1933-2016) Mi memoras la surprizon de mia katedrestro pri rusa lingvo en la universitato de Aix en Provence (Francio), kiam alvenis nova docento el Parizo, kiu salutis min „Saluton, Renée, kiel vi fartas?”, ĉar neimageblas, ke simpla studentino jam konas profesoron! Simple li ne sciis, ke Michel estas e-isto kaj krome, amiko de mia bofrato, ankaŭ e-isto, André BOURDEAUX. Post studoj en la prestiĝa pedagogia seminario en Parizo kaj staĝo en la universitato de Moskvo, Miŝel instruis la rusan lingvon en duagrada lernejo en Pariza regiono antaŭ ol enposteniĝi en suda universitato. Tie li evidente instruis la rusan, sed li oficialigis E-kurson, kiu donis ekzameneron (UV = valorunuo) por iu ajn licencio (D4). Ec se li ne estis movadano, li tamen IPR 16/225
— página 26 del PDF —
servis E-on, kiel membro de la Akademio, sed ĉefe per verkado de artikoloj pri E-o en lingvistikaj revuoj aŭ simpozioj. Ni notu lian vortareton, kiu grupigas la vortojn laŭ la ideoj en la franca kaj Esperanto en konata eldonejo, Ophrys. Samtipan libron li verkis pri la rusa (lasta reeldono en 2015). Li plurfoje gvidis staĝojn (en Usono ekz.) aŭ ĉe SUK (Someraj Universitataj Kursoj 1974 en la universitato de Lieĝo, Belgio). Sed lia ĉefa kontribuo restos la aktualigo de PIV, pro kiu li devis mastrumi la kunlaboron de plej diversaj homoj laŭ du teknikoj: papera kaj komputila . Al lia Esperanto-parolanta familio, IPR kondolencas. Renée TRIOLLE
Hungario Pedagogia Tago en Budapest La 13-an de februaro 2016 la hungara sekcio organizis jaran kunvenon. Ni havis asembleon, József NÉMETH raportis pri la pasintaj du jaroj kaj helpe de advokato ni modifis la statuton (ankaŭ la ĝisnuna, unupaĝa estis bone funkcianta, sed pro la ŝanĝiĝo de la hungaraj leĝoj, ni devis revizii ĝin, kaj nun ĝi ampleksas pli ol 13 paĝojn). La saman tagon ni havis ankaŭ pedagogiajn programerojn. Stefan MACGILL prelegis pri la ĝisnunaj atingoj de AMO (Aktivula Maturigo). Prelegis Pál GAJDOS kun la titolo „La rolo kaj signifo de la Hungaraj popolkantoj en la E-a kurso kaj en la E-a movado”, li ankaŭ kantigis nin (vd surfote). Pálma SALOMONNÉ CSISZÁR informis nin pri la ŝanĝoj en la hungara lingvoekzamena sistemo, kaj kun gvido de Enikő SEREGHYNÉ ZENGŐ ni priparolis la farendaĵojn prepare al la 49-a Konferenco de ILEI en Nyíregyháza. La eventon partoprenis ĉ. 25 kolegoj. (Bedaŭrinde la saman tagon, samurbe, okazis neantaŭvidebla manifestacio de hungaraj pedagogoj, kelkaj pro tio malfruis aŭ ne povis veni al nia programo). Jozefo NÉMETH
Rusio Vica KER-sesio en Moskvo La 16-an de aprilo 2016 en Moskvo sukcese okazis la 5-a Tutmonda KERekzameno. Fakte en Moskvo la sesio estis organizita jam la 6-an fojon. Antaŭ kelkaj jaroj ni havis eksterordinaran ekzamenon por granda grupo de IPR 16/226
— página 27 del PDF —
dezirantoj, precipe de la nivelo C1, kiun akceptis K. KOVÁTS kaj R. CORSETTI. Ĉi-foje ni havis eblon organizi la sesion en la perfekta ejo de la Centro de pedagogia majstreco. Hela, vasta klasĉambro kun dudek tabloj kaj seĝoj bonege influis kaj instigis la laborhumoron. La skriban ekzamenon partoprenis 10 diversaĝaj personoj el Moskvo, Apudmoskvo kaj Kazano. La unuan fojon ni havis inter la ekzamenatoj 2 lernejanojn, unu el kiuj kuraĝis por la nivelo C1!
La ekzamenatmosfero estis trankvila, hejmeca, tre agrabla kaj entuziasmiga. Kvankam ekstere forte pluvegis, eĉ neĝis, la humoro estis tute bona! La koverton kun testoj solene malfermis Nikolao Gudskov – la vicprezidanto de REU, ĵus elektita al Akademio de E-o. Al la partoprenantoj bondeziris kaj detale informis pri la proceduro Svetlana SMETANINA – prezidanto de REU, reprezentanto de ILEI en Rusio. Dum la ekzameno eblis kafumi, teumi, manĝeti diversajn abundajn bongustaĵojn. Tamen, ĉiuj laboris tiom serioze kaj diligente, ke neniu eĉ aliris la manĝotablon dum la unuaj 2 horoj! Ĉiuj partoprenantoj finis siajn laboraĵojn antaŭ la indikita tempo, kvankam ĉi-jare la testoj por ĉiuj tri niveloj (B1, B2, C1) estis multe pli komplikaj ol en la antaŭaj sesioj. Post la fino de la ekzameno Irina GONĈAROVA intervjuis la partoprenintojn pri la ekzameno, impresoj, malfacilaĵoj ktp por la filmeto de la „Esperanto – Pervij kanal”. Iom lacaj, sed kontentaj kaj esperantaj pri la sukcesa ekzameniĝo, jam en suna posttagmezo, ni disiĝis. Svetlana SMETANINA, ĉeforganizanto de la KER-sesio IPR 16/227
— página 28 del PDF —
Serbio TEREZA KAPISTA (1930-2016) Tereza KAPISTA, prezidantino de Beograda Esperanto-Societo, mondkonata esperantistino, hodiaŭ foriris en rememoro. Ŝi estis esperantistino, instruistino de la internacia lingvo Esperanto, hungarino el Serbio, sed monda civitanino. Ŝi travojaĝis la „tutan mondon”, multajn landojn sur kvin kontinentoj, instruante al homoj la lingvon Esperanto. Profesie ŝi estis emerita juristino, krome ŝi estis mondvojaĝanto, konata Esperanta instruistino. Ŝi instruis per rekta metodo. Eble ne ĝuste laŭ la reguloj de la Haga Internacia Esperanto-Instituto, laŭ la Marĉeka lernolibro, Zagreba metodo – ŝi kombinis ĉiujn tiujn manierojn de lernado kaj faris propran metodon, miksaĵon de ĉiuj, esploratan en la praktiko en dudeko da landoj, en kiuj homoj parolas pli ol dudeko da lingvoj. Estas interesa la fakto ke, laŭ reagoj de la instruataj homoj, ŝi ĉiam sukcesis. Okazadis tiuj ŝiaj instruhoroj en tre diversaj lokoj, en modernaj lernejoj, en skoltaj tendaroj, en kabanoj, en klerigaj centroj, inter infanoj, iranaj virinoj, afganaj rifuĝintinoj, malriĉaj burundaj knaboj, inter hungaroj, serboj, rusoj, turkoj, bosnianoj, brazilanoj, novzelandanoj – mi ne povus nombri ĉiujn kiuj estis ŝiaj gelernantoj kaj kiuj nuntempe estas ŝiaj geamikoj. Ŝi naskiĝis en Subotica la 11-an de aprilo 1930. Ŝi esperantiĝis en la jaro 1985. En Internacia Esperanto-Instituto en Hago, Nederlando, ŝi akiris Csehmetodan instruistan diplomon, estis D kaj FD por Cseh-metodo de UEA. Ŝi laboris kaj estas emerita kiel juristino, sed ankaŭ finis Pedagogian Akademion. Ekde 1996 ŝi estis vicprezidanto de Beograda Fervojista Esperanto-Asocio. Ŝi ĉeestis Universalajn Kongresojn dek-foje, ILEIkongresojn 7-foje, SAT-kongresojn 9 fojojn, IFEF-kongresojn 12-foje… En multaj kongresoj ŝi prelegis kaj gvidis kursojn. En la kursoj komence ŝi instruis laŭ la Zagreba metodo, poste laŭ Cseh-metodo kaj foje laŭ Gerda malaperis. Eksterlande ŝi gvidis kursojn en Hungario, Germanio, Francio, Nederlando, Italio, Brazilo, Pollando, Aŭstralio, Nov-Zelando, Ukrainio, Turkio, Japanio… pli ol 130 diversajn kursojn de diversaj niveloj. Entute ŝi vizitis 54 landojn (en ĉiuj kontinentoj) ĉiam farante ion por E-o. Ŝi okupiĝis ankaŭ pri eldonado. Ŝi aperigis propran tradukon al E-o de la libro de Tibor SEKELJ „Temuĝin, la filo de la Stepo” (1993), la libron de Branimir SĆEPANOVIĆ „Buŝo plena je tero” (1994), kiun elserbigis Antonije SEKELJ, verkis librojn: „Esperanto, lingvo de paco en Irano – Azio” pri la IPR 16/228
— página 29 del PDF —
realigita projekto de UEA, „Esperanto, lingvo de paco en Burundo – Afriko” (eldonis en 2005 proprakoste), Ie pri io (2012). Plurfoje ŝi korektis tekstojn de E-tradukantoj, ankaŭ helpetis iom en Nova PIV, kiun eldonis SAT en la jaro 2003. En 2005 ŝi estis la redaktoro de poemkolekto „Miozoto” de Margarethe-Greta STOLL. Ŝi estis ano de Pasporta Servo, gastigis multajn amikojn el Koreio, Japanio, Rusio, Turkio, Hungario, Rumanio, Italio, Bulgario, Germanio, Pollando, Francio, Aŭstralio, NovZelando, Ĉinio ktp. En 2008 ŝi tradukis al la serba la lernolibron „Esperanto laŭ la rekta metodo”, verkitan de Stano MARČEK. Dimitrije JANIČIĆ
Post longa scienca esploro kaj laboro, aperis granda verko de dr-o profesoro Jozo MAREVIĆ, kiu riĉigas kulturon kaj sciencon en Kroatio kaj aldonas grandan valoron al la lingvo Esperanto. Aperis: Internacia projekto finita kaj la vortaro presita fine de februaro 2016
OKLINGVA MEDICINA VORTARO ENCIKLOPEDIA Lingvoj: la latina, la angla, la franca, la germana, la hispana, la itala, Esperanto kaj la kroata Recenzo de Marija JERKOVIĆ (Kroatio) La projekto estas imagita tiamaniere, ke la vortaro ne estu tro enciklopedia kaj faka sed pure informa, ĉar oni konsideras, ke eblaj hodiaŭaj uzantoj bezonas, fakte kaj ĝuste, verajn nuntempajn orientadajn informojn. La medicinaj sciencoj, la medicino ĝenerale, kiel primara humanista scienco, hodiaŭ kunkreskas kun la homoj, kun iliaj vitalaj bezonoj, kun ilia sano, unuvorte kun ilia destino. La latina lingvo, kiel ĉefa kaj fundamenta, estas la elira lingvokolono, ĉar ĝi estas baze enfiksita en IPR 16/229
— página 30 del PDF —
multajn aliajn eŭropajn lingvojn kaj metalingvojn, antaŭ ĉio en la medicinan lingvon. Aliflanke, la latina lingvo enradikiĝis en ĉi tiujn unuopajn lingvojn kiel ekz. la francan, la italan, la hispanan, la rumanan, la romanĉan, la katalunan… Ĉar la medicina nomenklaturo estas plejparte grekdevena, por ĉiu tia kapvorto estas klarigita la originala signifo greklingva. Apud ĉiu nocio oni alportadas la grekan, ofte ankaŭ la latinan etimologion, kie kaj kiam oni bezonas tion fari. Tiamaniere, la klasikaj lingvoj (t.e. la greka kaj la latina) „kovradas” signifojn de multaj modernaj scienckampoj, medicinaj sciencoj, novtempaj malsanoj kaj kuracadoj, sciencaj bezonoj. Laŭ kontrasta paralelo de la prilaboritaj lingvoj, en ĉi tiu medicina vortaro respeguliĝas la abundo de komunaj elementoj, per kiuj la lingvoj de la vortaro estas interligitaj en la tutaĵo de eŭropa esprimo. En la vortaro estas uzata la mallongigo ilo. Kial? Longtempe resonadas tiu mallongigo, kiun enkondukis la jam forpasinta Helmar FRANK, la plej konata kibernetikisto el la esperantistaro (lia mallongigo ILo signifas Internacia Lingvo, latine Internationalis Lingua). Dua fortega persono, ege grava kaj tutmonde konata juristo, vivinta longtempe en Londono, naskita en Split kaj preskaŭ neanstataŭebla homo en internacia Esperanta movado, multjara prezidanto de UEA, Ivo LAPENNA, same uzis tiun esprimon. Sekve, la elektita mallongigo ilo estas viva memoraĵo al ili. Ĉu aldoni ankaŭ ILon en vortaron, la aŭtoro antaŭ kelkaj jaroj tute ne pripensadis la eblecon ellasi ĝin, ĉar se oni demandus esperantistojn, li estas tutcerta, ke ĉiuj respondus: JES !!!, en la vortaron nepre aldoni ILon. Pro tio, por ellaborado de la Esperantlingva parto, same kiel por aliaj lingvoj, enskribitaj ĉi tie, li bezonis pliajn fakulojn: kunaŭtorojn, redaktorojn, korektistojn… La vortaro enhavas minimume 50 000 kapvortojn (el la medicina kampo kaj rilataj kampoj), ĉirkaŭ 500 mallongigojn, 3 152 paĝojn. „Aliaj detaloj de la projekto sendube estos pridiskutitaj multfoje”, estas la vortoj de la granda sciencisto kaj esperantisto, Profesoro D-ro Jozo MAREVIĆ.
IPR 16/230
— página 31 del PDF —
Por via notlibro HELPU al IIK! La 45a Internacia Infana-junula Kongreseto okazos fine de julio 2016 en Nitro, dum UK kaj proksime de la UK-ejo. IIK bezonas pli da infanoj, inkl. komencantojn kaj infanetojn kun la gepatroj. Informoj rete en: bertosch.free.fr/iik2016
Bonvena nova reta Esperanto-kurso Fame konata estas la unua Esperanto-kurso www.lernu.net. Daŭre ĝi funkcias sukcese. Funkcias Duolingo surbaze de la angla, baldaŭ ankaŭ surbaze de la hispana (junie 2016). Fame konata estas la lernolibro Esperanto per rekta metodo de Stano MARČEK. Ĝi ekzistas nun en 36 lingvoj. Jen anonco pri ĝia apero en la reto. La aŭtoro Stano MARČEK anoncas sur sia blogo: En la revuo Esperanto, februaro 2016, rubriko „Reliefe”, p. 33, aperis artikolo de Piet BUIJNSTERS el Nederlando pri la preparata kurso de Esperanto per rekta metodo por poŝtelefonoj, projekto de Internacia Esperanto-Instituto en Hago. Vi simple per via poŝtelefono povas elŝuti la „apon” kun la nomo „Esperantocursus/Esperantokurso” el la apobutiko de Google Play store. Vi ne bezonas pasvorton. Serĉu la apon per la serĉfenestreto. Ĉe Google-butiko senpage elŝuteblas la aplikaĵo por telefonoj: https:// play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto, sed ĝi troveblas ankaŭ ĉe pli simpla plusenda adreso: www.iei.nl/apo.htm, resp. Esperanto course: app for Android smartphones. Viaj rimarkoj estas tre bonvenaj al pbuyn@planet.nl aŭ petrobrunido@gmail.com aŭ iesperanto@versatel.nl Vidu ankaŭ: www.ipernity.com/doc/stano.marcek/41235728 IPR 16/231
— página 32 del PDF —
’Kapabligo’ komune kun UEA La temo ’Kapabligo’ okupis du horojn el la planitaj 18 horoj da kunsidado de la Estraro de UEA en Roterdamo inter la 23-a kaj 25-a de aprilo 2016. Reale estraranoj laboris signife pli ol tiujn 18 horojn – unu sesio finiĝis je la unua horo matene. La mastruma teamo daŭrigis la laboron tra la 26-a de aprilo. La plimulton el la kapabliga diskuto partoprenis skajpe la prezidanto de ILEI, Mirejo Grosjean. Grava temo estis la komune proklamita Jaro de la Lernanto, lanĉota kadre de la Tago de Lernado marde en la UK en Nitra. La Jaro ricevos detalan trakton en la 49-a Konferenco de ILEI en Nyíregyháza tuj post Nitra. Aliaj renkontiĝoj plekteblaj en la Jaron estas la Universitata Kolokvo en Timişoara, Rumanio (11-13 novembro 2016) kaj AMOseminario en Svislando en majo 2017 – la unua seminario pri Aktivula Maturigo (AMO) kun eksplicite eduka ĉeftemo. La konferenco en orienta Hungario, kaj la Jaro entute donos grandan atenton al novaj lernformoj kaj manieroj ligi nin al retaj kursfinintoj. Alia celo de la Jaro estas fortigo de universitata kunlaboro, ĉu neformale, ĉu pere de komuna komisiono de ILEI, UEA kaj CED. Stefan MACGILL
La 49-a konferenco de ILEI Kial ni ĉendancu baladojn? Nova evento en nia Konferenco Ĉu tradicio el pratempo, kiu travivis en angulo periferia de Eŭropo, povos fariĝi parto kaj eĉ grava riĉaĵo de nova kaj tutmonda kulturo? Ferooj estas insularo en Atlantika Maro, inter Islando, Norvegio kaj Skotlando. Tie vivas kelkdek mil feroanoj, kies lingvo estas dialekto de la pranorvega kaj kies reĝo jam de antaŭ 500 jaroj estas tiu de Danujo. En Feroaj Insuloj oni dancas baladojn multajn, longajn, kelkajn tre malnovajn pri herooj de pratempo. La balada kulturo kontribuis al tio, ke la feroa lingvo daŭre kaj vigle vivas malgraŭ eksteraj influoj. La etoso de bona balado povas fari fortan impreson. Ekz. finno responde al mia blogero pri „Balada somero” diris, ke li ankoraŭ memoras kiam li, junulo, antaŭ 50 jaroj unufoje dancis feroan ĉendancon. Kaj li ne estas sola. Aliaj simile komentis, ekz.: „Jes, mi memoras tiun dancon ĉar, kiam mi estis infano, unufoje feroano venis al nia lernejo kaj instruis ĝin al ni.” IPR 16/232
— página 33 del PDF —
(foto de Eileen Sandá, el Wikipedia) Kolego rakontis: „Ni iris per ŝipo de la norvega haveno Bergen al Islando, pasante tra Ferooj. Estis iom blova vetero, sed la ŝipo sufiĉe bone iris, ne tro grandaj estis la ondoj. Ne estis multo por fari en la ŝipo, do iom enue dum tiuj kelkaj tagoj. Inter ni estis ankaŭ feroanoj, irantaj hejmen. Mi unue ne komprenis, kion ili faras. Sed ili ĉendancis. Dum la tuta vojaĝo ili ĉendancis, ĝis ni alvenis al Tórshavn. Iuj el ili ankaŭ foje iris dormi, sed la danco ne finiĝis.” Utilo Por Esperanto, balado povas plenumi plurajn funkciojn samtempe: • Ĝi povas kontribui al agrable intensiva etoso de homa kunesto dum kaj lokaj kaj internaciaj kunvenoj, kongresoj kaj junularaj tendaroj en Esperantujo. Ĉendanco balada estas bonega kombino de kuneco, kantado kaj ritma moviĝo. • Ĝi povas esti bona ekzerco lingva por komencantoj aŭ tiuj, kiuj malofte havas okazon paroli E-on en sia proksima ĉirkaŭaĵo. Ripetante baladan tekston oni samtempe ekzercas sin pri kaj elparolo kaj vortaro kaj gramatiko. IPR 16/233
— página 34 del PDF —
• Trie, verece verkita nova balado povas esti bona historia instruo al parolantoj, kiuj ofte havas maltaŭgajn sciojn pri la historio de Esperanto kaj pri la herooj de nia movado. Avantaĝoj • Kial ĝuste ĉi speco de danco estas tiom bona ĝuste por Esperanto? • La dancopaŝoj estas facilaj, do lerneblaj por homoj el diversaj kulturoj. La danco tamen ne fariĝas enua, pro la kantado kaj pro la „malebena” takto (du sinsekvaj strofoj ne komenciĝas je dance sama paŝo). • La ĉeno ne estas pariga kaj sendependas je sekso, aĝo kaj aliaj apartaĵoj. Oni ankaŭ ne devas esti sportulo por danci ĝin. Tenante unu la alian per manoj, oni estas simple amikoj, kiuj baladas kune. • Lerni kaj parkerigi baladan tekston estas bona helpilo por lerni kaj memori la lingvon. Tio estas interesa ankaŭ por lingvokurso aŭ – ekzameno. • Ne necesas, ke baladestro kapablu bele kanti. Sufiĉas laŭte kaj ritme paroli, tiel ke ĉiuj aŭdu la vortojn. Baladon oni ne vere kantu, sed recitu, tio estas „dirkantu” aŭ „kantvoku”. • Oni ne bezonas ilojn. Sufiĉas, ke estu dancemaj homoj kaj loko kun taŭga planko. (Kaj iu devas esti baladestro – antaŭkantanto kaj gvidanto). • Dum la danco, eĉ en longa ĉeno, oni renkontas vidalvide la aliajn dancantojn en vico, unun post alia. Tio estas taŭga ekzemple por interkona vespero. (Ekzemple estas verkita nova „Interkona balado”). Kiu ajn parkerigas baladon, aŭ eĉ nur parton de longa balado, tiu povos mem konduki ĉendancon en kunveno. Sed kiajn baladojn? Balado estas rakonto, kiun oni dancas. Normale ĝi havas melodion, rekantaĵon kaj minimume kvin strofojn. Kolektataj estas jam ĉirkaŭ cent baladoj diverslongaj tradukitaj el la feroa, iu skandinava, la hungara, rusa (Puŝkin), ĉina, kartvela, litova, pola (Sinjoro Tadeo), germana, angla kaj aliaj lingvoj. Krome, pli granda nombro da bonaj originale esp-aj poemoj nun estas baladoj, kun melodioj kaj rekantaĵoj ĉu novaj ĉu pruntataj el feroaj, ekzemple kvardek Ezopaj fabloj de Kalocsay. Inter ili estas humuraj, tragikaj, dramaj, heroaj kaj historiaj baladoj, tre diversaj ankaŭ laŭ longeco kaj aĝo. Por kompreni pri kio temas, se vi havas interreton, rigardu ĉendancon feroan (ĉiuj tiuj kvar baladoj estas jam tradukitaj en E-on): https://www.youtube.com/watch?v=I47Nd0n9DsQ, https://www.youtube.com/watch?v=DXN1c11ZyqI, https://www.youtube.com/watch?v=lL3e8doV9kI, IPR 16/234
— página 35 del PDF —
kaj https://www.youtube.com/watch?v=Bts\_v9mqv3g aŭ https://www.youtube.com/watch?v=BJ–Uw7a0tk. Vizio Mi havas revon. En mia revo ĉiu dua aŭ tria espo3 parkerigas baladon, longan aŭ mallongan, kaj kapablas konduki ĝin ĉendance. Iuj parkerigas plurajn baladojn. Tiaj baladaj ĉendancoj fariĝos tipa specialaĵo de espaj kunvenoj ĝenerale, kio allogas ĉiam pli da homoj al la movado kaj fortigas ĝian senton de kunesto kaj kunfarado. La verkado de baladoj fariĝas grava flanko de la literaturo kaj poezio de E-o. La baladoj temas pri ekzisto ĝenerale, movada vivo, historio kaj diversaj aventuroj. Per la baladaj rakontoj homoj komprenas la mondon iom pli bone, inspiriĝas al aktualaj defioj kaj ĝojas kaj ridas kune. E-istojn oni rimarkas per tio, ke „ho, estas tiuj kiuj ĉendancas baladojn”. – „Ankaŭ mi volas tion! Ĝi aspektas tiel mojose.” – „Ĉu?” – „Jes!” – „Do lernu Esperanton.” Kaj oftiĝas la kutimo, ke kulmino de ekzameno en Esperanto-kurso konsistas el tio, ke ĉiu lernanto mem elektas, parkerigas kaj estras en komuna ĉendanco baladon. Tiel eĉ timiduloj kuraĝiĝas por havi fortan voĉon kaj eldiri ne nur poemon sed ankaŭ sian opinion, eĉ pri lingvaj kaj aliaj homaj aferoj kaj tiel plu, eĉ inter fremduloj. Lernu! Kurson „Ĉendancu baladojn” mi faras por lanĉi ĉi-novan kulturfenomenon en E-ujon, por ke homoj lernu la dancon kaj por ke kelkaj – aŭ prefere multaj – kuraĝu mem fariĝi baladestroj. Unu kursejo estos la ILEI-konferenco en Nyíregyháza inter la 30-a de julio kaj 6-a aŭgusto 2016. Venu provi! Martin STRID, svedespo
Farandolo en Nyíregyháza Kunportu longan blankan tukon „hachimaki” Nomo: Surstrata farandolo (gaja procesio, dancada irado), kie ĉiu partoprenanto surhavas hachimaki kaj eble kantas, aŭ ripetas skandinavan poemon…. Hachimaki estas tuko, kiun oni surhavas sur la frunto ĉirkaŭ la kapo. Sur la tuko oni skribas ion; la surhavo de tia rubando signifas por 3
Espo (lingvo- aŭ etnosufikso): esperantisto
IPR 16/235
— página 36 del PDF —
japanoj (bv korekti, kaze ke mi ne bone komprenis…): mi atingos mian celon kun certeco. Ekz.: japanaj studentoj surhavas tion preparante siajn ekzamenojn. Celo: konigi Esperanton, ekz al la hungaroj en Nyíregyháza. Tiucelen ĉiu devus skribi sur sia rubando la nomon de sia denaska lingvo, de siaj denaskaj lingvoj, en la hungara kompreneble. Ĝenerala priskribo: ĉiu partoprenanto de la Konferenco venu al Nyíregyháza kun blanka tuko. Dimensioj: 90 x 33 cm. Oni faldas ĝin por obteni 7 cm larĝan rubandon. Oni nodas ĝin malantaŭ la kapo. Ĉiu pentru la nomon de sia denaska lingvo en la hungara. Tiel vidante la farandolon hungaroj en la publiko povos tuj konstati, ke tie estas ruslingvano, tie japanlingvano, tie hispanlingvano, kaj ke ni ĉiuj kapablas interkompreniĝi per E-o. Tiu uzo de hachimaki estus tre simbola, ĉar ĉiu uzas sian denaskan lingvon en sia kapo, dum pripensado. Do la tuko MONTRAS tion: Tiu kapo funkcias per tiu lingvo! Ĉiu havu blankan hachimaki, do la tuta anaro aspektos iel sama, unueca. Ni inundu la piedirantan centran zonon de Nyíregyháza per gaja farandolo. Buĝeto: Ĉiu alportu blankan ŝtofon. Kosto: eĉ ne unu eŭro. Oni bezonas apartan skribilon por skribi sur tuko kaj por povi poste lavi la tukon. Mi pretas alporti kelkajn tiajn al Hungario. Kunlaborantoj: ĉiu faru por si mem. Facila kaj mallonga preparlaboro. Hungaroj devus liveri al la partoprenantoj liston kun la nomo de lingvoj en la hungara. Rimarkoj: Ĉu vi bezonus kuraĝon por partopreni tian publikan dancadon? Mi ne! Tute senproblema ago por mi. Tamen mi scias, ke mi tute aĉe dancadas… laŭ brazilaj gesamideanoj…Tia farandolo jam okazis kadre de la
IPR 16/236
— página 37 del PDF —
UK en Kopenhago, DK (vd. la foton sube). Tiu farandolo okazos lige kun dancado de baladoj sub la gvidado de Martin STRID.
Mireille GROSJEAN
La 49-a konferenco de ILEI Loĝprezoj kaj mendilo Preztabelo Priskribo (pliaj detaloj post la preztabelo)
Unu nokto / unu persono:
7 noktoj: 30/7 – 6/8/2016
L1
BESSENYEI HOTEL
prezoj en EUR
prezoj en EUR
L1.1
Duĉambra 4-lita apart-amento por unu persono
29.00
203.00
IPR 16/237
— página 38 del PDF —
L1.2
Dulita ĉambro por unu sola persono
15.50
108.50
L1.3
Unu lito en dulita ĉambro (4 en apartamento)
12.50
87.50
L2
Studenthejmo
L2.1
Duĉambra 4-lita apart-amento por unu persono
25.00
175.00
L2.2
Dulita ĉambro por unu sola persono
13.00
91.00
L2.3
Unu lito en dulita ĉambro (4 en apartamento)
11.00
77.00
L3
Hotelo Tölgyes
L3.1
Dulita ĉambro por unu persono, kun matenmanĝo
62.00
434.00
L3.2
Unu lito en dulita ĉambro (2 personoj en unu ĉambro) kun matenmanĝo
32.00
224.00
L3.3
En ĉambro kun aldona lito (3 personoj en unu ĉambro) kun matenmanĝo
31.00
217.00
L3.4
Duonpensiono en unupersona ĉambro
72.00
504.00
L3.5
Unu duonpensiono en dulita ĉambro (2 personoj en unu ĉambro)
42.00
294.00
L3.6
Unu duonpensiono en ĉambro kun aldona lito (3 personoj en unu ĉambro)
41.00
287.00
L4
Alia hotelo
L4.1
Helpo de LKK rezervi lokon en alia hotelo
5.00
5.00
IPR 16/238
— página 39 del PDF —
L1. Bessenyei Hotel (Universitata hotelo „Beŝenjei”) Apartamentaj ĉambroj: apartamento konsistas el du dulitaj ĉambroj kun komunaj antaŭkoridoreto, kuirejeto, duŝejo kaj necesejo; sen matenmanĝo; kun WiFi-retkonekto. L2. Campus Kollégium (Studenthejmo) Apartamentaj ĉambroj: du dulitaj ĉambroj kun komuna antaŭkoridoreto en unu apartamento, sen matenmanĝo. Rimarkoj: Ambaŭ, hotelo BESSENYEI kaj studenthejmo troviĝas en la universitata komplekso de konstruaĵoj, koridore kunligitaj kun la konferencejo. Por mendoj kaj antaŭpagoj post la 20-a de julio kaj por mendoj sen konfirmita antaŭpago ILEI ne garantias loĝlokon en la hotelo Bessenyei kaj studenthejmo. L3. Hotelo Tölgyes Dulitaj ĉambroj kun matenmanĝo aŭ duonpensiono. En ĉiu ĉambro: duŝejo, harsekigilo, klimatizilo, mini-trinkbufedo, TV, telefono, senpaga retkonekto (WiFi). Senpaga parkejo. Bufeda matenmanĝo estas inkluzivita en la prezo. Eblas rezervi ankaŭ duonpensionon, ĉu kun tagmanĝo ĉu vespermanĝo. ILEI rezervis tie 7 dulitajn ĉambrojn por la konferenca semajno, kiuj povas esti uzataj unupersone, dupersone, aŭ kun aldona lito – tripersone, do mininimume 7 ĝis maksimume 21 konferencanoj povos loĝi tie. ILEI akceptos mendojn kaj antaŭpagojn por la hotelo Tölgyes ĝis ĉiuj lokoj estos elĉerpitaj, sed ne post la 24-a de julio. Por mendoj kaj antaŭpagoj post tiuj tempolimoj kaj por mendoj sen konfirmita antaŭpago ILEI ne garantias loĝlokon en ĉi tiu hotelo. Rimarko: Hotelo Tölgyes troviĝas je promendistanco de la konferencejo. L4. Alia hotelo Se vi deziras loĝi aliloke kaj bezonas helpon de LKK por trovi alian hotelon, bonvolu mendi tiun servon kontraŭ 5 EUR. Tiukaze vi pagos la loĝprezon rekte al la hotelo kiun vi elektos laŭ la kondiĉoj de tiu hotelo.
IPR 16/239
— página 40 del PDF —
Loĝmendilo (rete: https://docs.google.com/forms/d/ 10Claz1M6u97YoZco0yheMIC2T8nl2Lg0EIxXP_ukKgg/viewform) Konferenca numero: _______ Plena nomo __________________________ Loĝopcio (elektu unu el L1.1 – L4.1 laŭ la preztabelo) _________________ Enirdato: ______________________ Elirdato _______________________ Nombro de noktoj ___ Prezo de: unu nokto _____ tuta mendo __________ Ĉu vi komprenas kaj akceptas la mendokondiĉon, ke: La mendo validas kaj la ĉambro estos rezervita por vi nur post konfirmita pago de la kompleta loĝprezo? (JES/NE) _______ Pagmaniero (elektu unu): (1) Al ILEI-konto ĉe ING-banko, IBAN: NL55INGB 0004676855, BIC: INGBNL2A, kun indiko: «Loĝado 2016». Aldonu 5 EUR se vi pagas de ekster Eŭropa Unio. (2) Al ILEI-konto ĉe UEA ilek-a, indikante «Loĝado 2016». (3) Ene de Hungario (EUR, aŭ egalvaloro en HUF laŭ la aktuala kurzo en la momento de pago): al bankkonto de Verda Stelo Egyesület, 6880 0109 1113 0118 0000 0000 ĉe Szabolcs Takarékszövetkezet. Mi deziras loĝi kun:____________________________________________ Komentoj: ___________________________________________________ Bonvolu sendi la mendilon al la kasisto de ILEI, kopie al la estrarano pri konferencoj. Se vi povas, prefere uzu la retmendilon. Radojica PETROVIĆ, estrarano pri konferencoj
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prezidanto), Mireille Grosjean (vicprez.), Christophe Chazarein, Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Monique Arnaud, Synnöve Myntinnen. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: Mireille Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean.
IPR 16/240
— página 41 del PDF —
Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat. Estrare: Gong Xiaofeng „Arko”.
Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la Jarlibron de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Arina Osipova. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill. kaj aliaj
Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr., Jean-Pierre Boulet, Pascale Voldoire. kaj aliaj
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEIkonto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la
IPR 16/241
— página 42 del PDF —
nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
Limo sur strato en Les Brenets, Svislando (vd artikolon sur p. 9) Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, <moerbeekr@gmail.com>. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de majo 2016, redaktofino por la sekva numero: la 20-an de aŭgusto 2016.
IPR 16/242
— página 43 del PDF —
Kvin hungaraj esperantistinoj kune dum TTK 2015 (de maldekstre): Zsófia KÓRÓDY, Ilona KOUTNY, Márta KOVÁCS, Katalin KOVÁTS, Mónika MOLNÁR
Instruista grupo prepariĝas al la ekzameno en Poznano (vd. p.4) IPR 16/243
IPR 2016/3
— página 1 del PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 46 – trimonata
16/3
Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Renato Corsetti Sonia Daubercies Gong Xiaofeng Mireille Grosjean Huang Yinbao Zsófia Kóródy Maria Grazia Mezzadri Rob Moerbeek Adrienne Pásztor László Szilvási Grażyna Szubryczyńska Yang Hongyan
— página 2 del PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN): ………………………………………………………. 3 Defio por ILEI: la Jaro de la Lernanto (Mireille GROSJEAN) ………………… 4 Konferencaj raportoj (M. GROSJEAN, S. DAUBERCIES, J. NÉMETH) ……….. 4 Grażyna SZUBRYCZYŃSKA: Esperanto en infanĝardeno ……………………… 11 GONG Xiaofeng: Ĉina sekcio: nova epoko, nova evoluo………………………. 14 Rob MOERBEEK: Stilfiguroj en „Festeno” de Raymond Schwartz ………… 20 HUANG Yinbao: Dumviva lernado valoras pli ol altaj poentoj ……………… 22 Mireille GROSJEAN: Lerniga loko, pozitiva filozofio… [Songhai, Benino] 24 SZILVÁSI László: Manko de instruistoj, lernolibroj kaj manaĝemuloj ……. 27 Nova elano: Premio Mauro La Torre ……………………………………………….. 29 Nia Ligo kaj ĝia nomo (Mireille GROSJEAN)………………………………………. 29 El la landoj kaj sekcioj (GB, DE, CN, HU) ……………………………………….. 30 YANG Hongyan, YU Jianchao: Mi amas kampadon, mi amas E-on ………. 35 Maria Grazia MEZZADRI: La studo de Sorobano en Parmo………………….. 38 Informoj pri ILEI ……………………………………………………………………………. 41
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>. Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Rilatoj kun UNESKO kaj FIPLV. Observanto de ILEI ĉe UEA. Informado al ekstero. Ekzamenoj. Vicprez.: GONG Xiaofeng „Arko”, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. <arko.gong@qq.com>. Universitata agado. Sekretario: Emile MALANDA NIANGA. P. O. BOX 2787 Cape Town 8000, SudAfriko. <emalandan@yahoo.fr>, <ilei.sekretario@gmail.com>. Kontakto kun sekcioj. Koleghelpa Kaso. Vicsekr.: Elena NADIKOVA. ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Eo-centroj. Estrarano pri financoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Kongresoj de ILEI, rilatoj kun TEJO, retaj aferoj, „Interkulturo”. Estrarano: Ivan COLLING. Cx.P. 1701, Ag. Mal. Deodoro, Curitiba, PR. BR-80011970, Brazilo. <iecolling@yahoo.com.br>. Universitata agado.
IPR 16/32
— página 3 del PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario, vic-prez. de UEA Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1
AdE – Akademio de Esperanto
Titolpaĝe: foto kun historia valoro; tie vi vidas parton de la partoprenantoj de nia lasta konferenco, la 49-a, en Nyíregyháza (HU). ILEI ekde nun ne plu organizas konferencojn sed kongresojn. La unua kongreso konservos la numeron 50 kaj okazos en la suda urbo de Sud-Koreio PUSANO. Dorskovrile: nia arbo kreskas! La partoprenantoj de la 41-a Konferenco de ILEI plantis ĝin en la Centro Songhai en Porto Novo, la ĉefurbo de Benino (vd. la paĝojn 24 ĝis 26).
Enkonduko Karaj legantoj, Ĉu ankaŭ vi? Ĉu ankaŭ vi helpos la Ligon, subtenos ĝin, kontribuos al ĝiaj planoj, agadoj kaj devoj? Aŭskultu! Kiam mi devas liveri nian statuton kaj agadraporton al nederlanda instanco, kiu kontrolas la internacie agantajn asociojn, mi ne povas sendi al ĝi Esperantlingvajn dokumentojn. Mi devas uzi lingvon de ĝi akceptitan, komprenitan. Por fari tion, mi havas la helpon de Ronald GLOSSOP el Usono, kiu rapidege tradukas ion ajn de la Ligo al la angla. Kiam mi devas prepari invitleteron por franclingva afrika Ŝtato kaj mi havas ĝin en la angla, jen aperas Germain PIRLOT, kiu pretigas franclingvan tekston. Mirinde ĉu ne? Aŭskultu! Ofte venas proponoj, sugestoj: „La Ligo devas fari tion kaj tion!” Temas pri pozitiva sinteno valora. Sed ekzistas pli valora subteno al la Ligo: „La Ligo devas fari tion, mi pretas fari tion por la Ligo!” Kaj jen la afero (post taksado kaj akcepto de la estraro) estas solvita. Dufoje en la lastaj semajnoj mi spertis tion kaj tre ĝojis. Ni jam havis kaj plu havas komisiiton Sebastian CYPRYCH, kiu prizorgas la membroliston. Ekde aŭgusto 2016 ni havas duan komisiiton: Marija BELOŠEVIĆ, kiu prizorgis kaj plu prizorgos la partoprenon de ILEI kadre de UK, tio estas la starigo de programo de la Tago de la Lernado, la deĵorplano por la ILEI-budo kaj la partopreno de ILEI en la Movada Foiro. Koran dankon al ĉiuj, kiuj kontribuas al la vivo, sano kaj kresko de la Ligo. Mireille GROSJEAN Prezidanto de ILEI
IPR 16/33
— página 4 del PDF —
Defio por ILEI: la Jaro de la Lernanto Se la ideo venas de UEA, la konkretigo venos grandparte de ILEI. La tuta movado rigardos al la Ligo, sugestos, helpos, kontribuos, partoprenos. La Ligo bolas forte kaj bojas laŭte, esperante kreski, vigliĝi kaj aŭdiĝi. Helpu! Vi estas la Ligo! Jam en tiu ĉi numero de IPR videblas unu projekto ligita al tiu JARO: la ĉina sekcio prezentas sin. Fakte la ĉina sekcio estas la plej forta sekcio de ILEI. Do ĝi ricevis prioritaton. Sekvos prezento de la tri sekvaj plej fortaj sekcioj: Germanio, Francio kaj Hungario en la tri venontaj numeroj de nia organo. En via sekcio, en via loka klubo, en viaj kursoj, vi povas aldoni iun guston laŭ tiu Jaro: diskutu, kiel la lernado plej efike disvolviĝas ĉe viaj lernantoj, trovu instrustrategiojn, kie la lernanto ne nur sidas kaj dormetas, sed centras kaj kontribuas. Aŭdiĝis defio, ke la Ligo atingu 1000 membrojn. Do varbu! Cele al tio la estraro de ILEI kaj la redaktoroj de niaj du revuoj, IPR kaj Juna Amiko, laboregas por produkti valorajn revuojn, kiuj fariĝu nemalhaveblaj, por mastrumi la Ligon efike, por organizi kongreson allogan. Ĉiuj esperantistoj devas havi nur unu deziron: membri en la Ligo! Mireille GROSJEAN ILEI-prezidanto 49-a Konferenco de ILEI, Nyíregyháza, Hungario, 9-an de aŭgusto 2016
Konferenca raporto (laŭ la FERMA PAROLADO de la prezidanto) Se via taso povas enteni du decilitrojn kaj ĝi enhavas unu decilitron, oni povas konsideri duone malplenan tason aŭ duone plenan tason. Same pri nia Konferenco. Pro tio mi komencos mencii la paneojn. Unue: la starto el Nitra per du busoj, du plenplenaj busoj. La kerna problemo estis, ke mankis loko en la suba spaco de la granda buso kaj tute ne estis suba spaco en la eta buso. Niaj kongresanoj havis multajn grandajn valizojn pro longa restado en Eŭropo. Do ni devis uzi seĝon por meti la valizojn. Niaj du busoj alvenis kun malfruo. Due: la kunlaboro pri la ejoj inter la Universitato, LKK kaj nia estrarano pri Konferencoj estis malfacila. Diversaj postuloj ne bone cirkulis inter tiuj 3 IPR 16/34
— página 5 del PDF —
instancoj kaj tio kaŭzis programŝanĝojn. Ĉiuj povis konstati tion kaj multaj el vi plendis, same mi mem. Trie: la programo alvenis iom post iom kaj ne ĉiam sekvis la publikigitan programon de la Konferenca Libro. Ni iru al pozitivaj konsideroj. La konferenca loko, Universitato de Nyíregyháza, estis ideala loko. Facile atingebla el la urbocentro per buso; bela parko kun benkoj por babilado, diversaj ĉambroj, kunvenejoj, en promena distanco. Belaj agrablaj salonoj, komfortaj ĉambroj por nia restado. Aliĝis 140 personoj. Partoprenis 120 personoj. Tio estas granda sukceso. Nia Konferenco, kiu baldaŭ akiros la nomon Kongreso, altiras ĉiam pli da personoj. Pozitiva fakto. Laŭ la sugesto de unu el niaj membroj, Rob MOERBEEK, ILEI lanĉis konkurson por financa subteno al tiuj kiuj deziras partopreni la Konferencon. 20 personoj uzis tiun eblon. Do tia subtenpolitiko montriĝis fruktodona. Ni refaros tian agadon.
La oficiala malfermo (31 julio 2016) La programo estis riĉa kaj bunta. Okazis kurso pri la hungara, okazis Eokurso por komencantoj (partoprenis meznombre 20 personoj, ricevas atestilon 11), kun diversaj instruistoj, ĉar mi devis organizi tiun instruadon antaŭ la Konferenco kaj mi neglektis tiun taskon. Mi pardonpetas. Mi tre dankas al Bharat GHIMIRE, al Ron GLOSSOP, al Csilla BERÉNYI, kiuj instruis al tiu grupo. Okazis IT, Instruista Trejnado, kun ĝis 48 personoj, el kiuj 25 IPR 16/35
— página 6 del PDF —
ricevas atestilon pri partopreno. 5 partoprenantoj povis fari mallongan provlecionon kaj aŭdi la komentojn de kelkaj fakuloj. Tia 12-hora Instruista Trejnado (IT) ne donas diplomon, la fina dokumento estas simpla atestilo pri partopreno. Okazis simpozio kun diversaj prelegoj en rilato kun instruado kaj lernado; tiu simpozio estis ideala kompletigo de la Instruista Trejnado. Ni danku al d-rino Ilona KOUTNY, kiu faris 3 prelegojn, al d-ro Duncan CHARTERS, kiu same faris kelkajn prelegojn, same Zsófia KÓRÓDY, kiu sekvis kaj kontrolis la tutan Instruistan Trejnadon. Konkludante tiun punkton, mi povas aserti, ke instruistoj ricevis abundajn informojn kaj analizojn pri sia laboro. Okazis prezentoj pri aliaj instrueventoj, kiel tiu de Aranka LASLO el Serbio kaj aliaj. Okazis prezentoj pri tute aliaj temoj, kio riĉigis la enhavon de nia Konferenco. La estraro de ILEI nuntempe nombras 7 personojn. Bedaŭrinde Emile MALANDA NIANGA el Sud-Afriko ne povis alveni. La 6 ceteraj membroj estas ĉi tie, restis por kunsidi dum 3 pliaj tagoj post la fino. Aldoniĝas la vicprezidanto de UEA Stefan MACGILL kaj la reprezentanto de TEJO Michal MATUŜOV.
La unua komitatkunsido La Komitato kunsidis trifoje kaj laboris en serena kaj pozitiva etoso. Ni bonvenigis du novajn sekciojn, unu en Tanzanio kaj unu en Barato, ni elektis doktorinon Ilona KOUTNY kiel Honoran Membron de la Ligo, ni decidis krei IPR 16/36
— página 7 del PDF —
retan abonon al nia „juvelo” Juna Amiko. La Komitato aprobis la raportojn kaj senŝarĝigis la Estraron. Grava paŝo en nia harmonia kunlaboro. Ni tre danku la du protokolantojn Didier JANOT kaj Jérôme CARÉ, ambaŭ el Francio. La lanĉo de la JARO DE LA LERNANTO okazis oficiale en Nitra okaze de la Tago de la Lernanto dum la UK. En Nyíregyháza kaj la Komitato de ILEI kaj la partoprenantoj havis la okazon malkovri tiun projekton kaj ekscii pri tiu nova defio por ILEI. Ĉiuj sentu sin engaĝitaj en tiu grava evento! Okazis artaj kaj folkloraj prezentoj abundaj kaj altkvalitaj, kiel Attila SCHIMMER dum la frandvespero, la nacia vespero, kantistino kaj danca paro dum la bankedo, ferma vespero gaja…. Ni povis malkovri la hungaran folkloron kaj ĝiajn multnombrajn facetojn. La lingva festivalo okazis en tre bela loko en la subĉiela vilaĝmuzeo. Pli ol dudek lingvoj prezentiĝis, inkluzive la signolingvon. Granda sukceso! Kvankam ĝi okazis en publika loko, ne-esperantistoj ne abundis.
Lingva Festivalo en la vilaĝmuzeo de Nyíregyháza-Sóstó La prezidanto de LKK 2017 sinjoro Park, „Nema”, estro de la korea ILEIsekcio, povis prezenti la urbon Busano, kie ni kunvenos venontjare. Ĉiuj ricevis memorbastoneton, kiu enhavas diversajn dokumentojn pri Koreio kaj pri ILEI. Tri temoj konsistigis apartan fokuson en nia Konferenco: universitata agado, Esperanto en lernejojn kaj Esperanto-centroj. Tiuj temoj restos en la centraj pripensoj de ILEI kaj de ĝiaj aktivuloj, kunlabore kun UEA.
IPR 16/37
— página 8 del PDF —
Ni povis spekti tre belan filmon pri Tibor SEKELJ, senlaca vojaĝanto kaj grava esperantisto por la tuta movado. La bankedo arigis kvardekon da konferencanoj en gaja etoso. Abunda kaj bongusta manĝaĵo ĝojigis ilin kaj satigis ilin. Folkoraj kantoj kaj dancoj tre plaĉaj tuj fortiris la manĝantojn el la seĝoj al la dancsurfaco. Paralele al la bankedo okazis nokta promenado al la lageto proksima de la universitato. Dancado jam okazis dum la frandvespero, denove okaze de la bankedo inter la diversaj pladoj, kaj ĉirkaŭ Martin STRID per ĉendancoj. Moviĝi kaj amikiĝi kreas bonan etoson. Nia Konferenco estis dancema. Aikido estis prezentita de Mireille GROSJEAN; ĝi aspektas kiel danco, tamen temas pri japana memdefenda arto. La Internacia Vespero arigis plurajn kuraĝulojn. Ni povis malkovri diversajn talentojn. Gratulon al ĉiuj! Duontagaj ekskursoj proponis viziton de la urbocentro, viziton de la ripozloko Sóstó” kaj viziton de la fabriko de LEGO-brikoj. Tuttaga ekskurso gvidis grupon per buso al la vinoregiono Tokaj; etapo estis la vizito de la sinagogo en la urbo Mád; alia etapo estis la urbo Abaújszántó, kie vidiĝas statuo kaj memorĉambro pri K. Kalocsay, same kiel strato; tie la urbestro akceptis la esperantistojn kaj regalis ilin per aperitivo; alia etapo estis la vizito de ĉokoladofabriko en la urbo Szerencs kaj finfine la vizito de la vilaĝo Tarcal kun vinkelo kaj gustumado de vinoj. La prezidantino skribis: „Mi mem ne povis partopreni ekskursojn. Sed mi ĉeestis okaze de la reveno marde vespere kaj observis gajajn mienojn kaj feliĉajn konferencanojn. Mi aŭdis nur pozitivajn eĥojn.” La estraro kunsidis sabate posttagmeze post la fermo, dimanĉe kaj lunde. Ĝiaj membroj vojaĝis al sia hejmo lunde vespere aŭ marde. Kompreneble ĝi jam havis longan tagordon, kie aperas inter aliaj analizo de la nuna Konferenco kaj proponoj por organizi eĉ pli bonan kongreson en la venonta jaro. Ĝis nun ni havis unu estraranon pri Konferencoj kaj niaj Konferencoj arigis 70-80 partoprenantojn, nun fariĝas kutimo, ke partoprenas pli ol 100 personoj kaj ni devas pripensi la kreskon de niaj laborfortoj por niaj estontaj Kongresoj. Tio estis unu punkto inter aliaj dum nia estrarkunsido. „Ĝenerala debato” estis la titolo de kunveno vendrede fine de la posttagmezo. Temo: perspektivoj de ILEI. Enketo ebligis al ĉiuj membroj esprimi IPR 16/38
— página 9 del PDF —
sin pri tiu temo. Tia kunveno kaj tia enketo estas premieroj en niaj konferencoj, tre bonvenaj premieroj. Multaj personaj kontaktoj, revidoj kaj ekkonoj, okazis ĉi tie, pri kiuj mi scias nenion. Ili estas la ne-oficiala parto de tiaj kunvenoj kaj ofte ili estas same valoraj kiel la oficiala programo. Mi esperas, ke ili estis pozitivaj kaj ebligos novajn kunlaborojn kaj pluajn amikecojn. Adaptiĝo estas la ŝlosilvorto por instruistoj kaj por konferenco-organizantoj. Mi prezentis la ideon, menciante la hungaran poŝtan rajdmanieron. Vidu la foton en la konferenca libro. Dum la konferenco mi eksciis, ke la origina vorto ne estas poŝta rajdmaniero sed pusta rajdmaniero, „pusto” estas la vasta hungara ebenaĵo. Do jen interesa ŝanĝiĝanta formulo, lingva fenomeno. Alvoko al prelegantoj, ke ili sendu sian tekston al Elena NADIKOVA cele al publikigo de prelegaro. Alvoko por donacoj por ebligi aliĝon de personoj al nia 50-a Kongreso en Busano. La celo estas havi internacian kongresanaron. Alvoko al membrigo de pliaj ILEI-membroj, cele al fortigo de la Ligo, kaj atingo de mil membroj. Dankoj iras al la ok membroj de LKK. Ili kuraĝe kaj zorgeme preparis mondan eventon. Ili mastrumis ĉiujn problemojn tra la semajno. Ĉiam unu el ili deĵoris en la akceptejo. Dankoj iras al Radojica PETROVIĆ, estrarano pri Konferencoj. Dankoj iras al la urbo Nyíregyháza kaj al la universitato, kiuj subtenis la eventon kaj sendis reprezentanton por la malferma ceremonio. La prezidanto finis per japana vorto „kaeru” (japana vorto por la rano kaj por la reveno hejmen), bonan vojaĝon al via hejmo. Sekvis disdono de atestiloj. Mireille GROSJEAN
Personaj impresoj pri la konferenco Sabaton, la 30an de julio, adiaŭ Nitra kaj la UK-kongreso, busete kaj varmege, ni veturis pli ol 6 horojn ĝis Nyíregyháza kie okazos la ILEIkonferenco. Longe daŭris la vojaĝo, malfrue ni atingis la hotelon, konfuza estis la akceptejo, sed, dankegon al la LKK, tre bonvena estis la Interkona Frandvespero, kun lokaj manĝaĵoj kaj dancoj kun koncerto de Attila SCHIMMER. Ni povis interkoni la partoprenantojn. IPR 16/39
— página 10 del PDF —
Dimanĉon okazis la solena malfermo kaj la komuna foto kun pli-malpli 140 partoprenantoj el 29 landoj. Posttagmeze, Viktor (por ni) aŭ Győző GAÁL interesege ĉiĉeronis grandan grupon tra la urbon. La vetero estis varma kaj la glaciaĵoj bonvenaj. La lokaj koncerto kaj dancoj distris nin vespere. Ĉiujn noktojn okazis amikumado en la parko, ni povis danci kaj babili libere. Lundon komenciĝis la kursoj kaj la prelogoj. Ni povis elekti inter seminario, instruista trejnado, E-kurso por komencantoj, paroliga E-kurso por progresantoj, la hungara eksprese, kolokvo: universitata instruado de E-o kaj interlingvistiko… ne mankis temoj. Se iu preferis sporti, estis lago, kuracaj banoj… Vespere, la koreanoj prezentis belege Sud-Koreion kaj la venontan konferencon en Busan. Mardon per granda kaj komforta buso, ni ekskursis tra la Tokaj-vinberejoj kaj vizitis la firmaon de ĉokolado. Ni vizitis la muzeon de d-ro KALOCSAY Kálmán, poste la urbestro invitis nin partopreni en gustumado de brando kaj grasaj panetoj kun ceperoj kaj kapsikeroj. Survoje, ni vidis multe da nestoj kaj dancoj de cikonioj. La ekskurso finiĝis per gustumado de Tokaj-vinoj enkave subtere…. Vespere, ni vidis la filmon: „Laŭ spuroj de Tibor Sekelj”. Mi rekomendas al vi spekti tiun filmon per Youtube. Merkredon, post la matenaj atelieroj, okazis la lingva festivalo, ekstere, en la tre bela etnovilaĝa muzeo de Sóstó, kie ni povis malkovri diversajn lingvojn kiel la manlingvo por la neparolantoj. Vere interese! Ĵaŭdon, vespere, dum la mirinda bankedo, ni ĝojis ne nur per la pantagruela manĝaĵo sed ankaŭ per la okuloj vidante kaj iomete partoprenante en la dancoj. Vendredon, ni povis partopreni en kursoj de komencantoj, samtempe okazis atelieroj, seminario, simpozio, laborgrupo….. en tiu konferenco, ni aŭdis kaj povis lerni bonan Esperanton: novajn vortojn, ideojn, instruilojn… Zsófia prezentis la Esperantan urbeton Herzberg, Ilona la universitatan programon de Poznano, kaj Mirejo…la Aikidon en la ĝardeno. Vespere, kelkaj partoprenantoj distrigis nin belege per naciaj kantoj, dancoj… Sabaton, kelkaj povis instrui al la komencantoj kaj ricevi gravajn konsilojn. Dankon al niaj studgvidantoj, ĉar poste ni ricevis atestilon kaj, pli grave, instruan memasekuron. Dum la ferma plenkunsido, Mirejo resumis la semajnon kaj dankis la teamon. Peter prezentis la estontan Esperanto-centron de Katmandu en Nepalo. Kaj kune, ni dankis Enikő ZENGŐ SEREGHY kaj la grandan teamon. Finfine, bonvenon al la venonta UK en Seulo kaj al ILEI-kongreso en Busan. Sonia DAUBERCIES (Svislando) IPR 16/310
— página 11 del PDF —
La ideo, ke ILEI-HU konkursu por la rajto organizi la 49-an Konferencon, venis ne de mi, sed post la decido ankaŭ mi klopodis helpi la laboron de LKK, kvankam mi ne povis esti membro de ĝi. Kiel studento mi regule partoprenis kaj organizis diversajn junularajn E-aranĝojn, sed mi sincere konfesas, ke ekde tiam mi estas nek kongresema, nek konferencema. (Krom la 2-3-taga partopreno en la 37-a Konferenco en Bratislavo, 2004, kaj unutaga partopreno en UK, Budapeŝto, 1983). Fakte pasis pli ol 30 jaroj sen grava E-aranĝo en mia vivo. Ĉeestis ĉ. 30 hungaraj kolegoj, inter ili 15 membroj de ILEI-HU. Mi alvenis kun mia vivkunulino, kiu eklernis Esperanton antaŭnelonge. Ni fidele frekventis la fakajn programojn, eĉ se ni ne povis ĉeesti ĉiam kaj ni vere ĝuis ĉiun momenton de la konferenco. (Parenteze mi diras, ke post pli ol 30-jara paŭzo mi denove kuraĝis danci, vidante la kuraĝon kaj entuziasmon de miaj kolegoj kaj eluzante la danceblojn dum la kulturaj vesperoj). Escepte de la hungaraj membroj de ILEI, mi konis preskaŭ neniun en nia Ligo persone. Estis tre granda ĝojo por mi persone ekkoni la ĉeestantajn sekciestrojn, komitatanojn, estraranojn kaj la aliajn kolegojn, kiujn ĝis nun mi konis nur pere de kunlaboro por IPR. Post la konferenco mi kolektis kaj grupigis ĉ. 700 fotojn pri la Konferenco kaj aperigis ilin en la FB-grupo de la 49a Konferenco kaj en la FB-grupo de ILEI-HU kaj mi establis vivajn kontaktojn kun miaj kunkonferencanoj. József NÉMETH (Hungario)
Esperanto en infanĝardeno de Grażyna SZUBRYCZYŃSKA (Pollando) Mi laboras en la toruna privata infanĝardeno „Kanguruo”. Se temas pri la lingvo Esperanto mem – mi instruas ne multe pli ol „saluton”, „bonvolu” kaj „dankon”. De tempo al tempo mi kune kun la infanoj rigardas la filmeton „Mazi” – sen iu ajn komento. Mirakle poste ili scipovas montri „Mi estas bela” kaj „Mi estas forta» (ĉar nur la unua allogas knabinetojn kaj nur la dua knabetojn). Por la plej aĝaj lernantoj (ofte kun partopreno de instruistinoj) kelkfoje mi donis lecionetojn laŭ la Cseh-metodo. Mi supozas, ke miaj lernantoj rapide enkapigus vortojn, sed ankoraŭ pli rapide la scio forlasus iliajn kapojn. Pro tio mi elektas aliajn vojojn por semi la grajnon, kiu eble iam puŝos ilin por veni al la Esperanta mondo. Jen mallonga priskribo de la agado: – La temo „Esperanto” aperas ofte dum la ĉiutaga vivo: post ĉiu feriado, dum IPR 16/311
— página 12 del PDF —
lecionoj pri aliaj landoj ktp. Kiam mi instruis pri la landoj de Eŭropa Unio, mi ofte uzis memoraĵojn kaj fotojn de Esperantujo. Iun tagon 5-jarulo riproĉis: „Vi ĝis nun uzis nenion de Esperanto. Ĉu en Nederlando loĝas neniu esperantisto? Mi ne kredas!»
– Nian infanĝardenon ofte vizitis e-istoj: el Hispanio, Latvio, Brazilo, Ĉinio, afrikaj landoj. Ili rakontis pri la propra kulturo kaj ekkonigis polajn dancojn kaj kantojn. La infanoj akceptis la personojn spontane, nature, kun pura scivolemo. Mi kaŝe ekaŭdis jenan diskuton de 4-jarulo kun avinjo: – „Ĉu vere hodiaŭ gastis ĉe vi ĉinino?” – „Jes” – „Kiamaniere ŝi aspektis?” – „Normale” – „Sed: kun flava haŭto kaj aliaj okuloj?” – „Eble. Krome ŝi estis eeege simpatia”. – Mi partoprenis multfoje porinfanajn koncertojn dum Internaciaj Renkontiĝoj de popol-orkestroj kun Esperanto kiel pontolingvo. Ĉiam nur nia grupo havis ŝancon babili mem kun la popol-grupoj. – Januare 2004 mi ricevis proponon kunlabori helpe de E-o kun ĉina infanĝardeno Tian Mi. Komence ni interŝanĝis salutojn, spertojn, fotojn, desegnaĵojn ktp. Post iom da tempo la ĉina direktorino Chen Dongmei proponis, IPR 16/312
— página 13 del PDF —
ke ni restu ĝemelaj edukejoj. La pola direktorino fieris. La oficiala subskribo de la interkonsento pri ĝemeliĝo de niaj infanĝardenoj okazis la 1-an de aŭgusto en Zaozhuang, kie gastis mi kun mia direktorino (ŝia antaŭnomo estas Aldona). La aranĝo estis organizita tre solene kun ĉeesto de la loka urbestro, aliaj eminentuloj de la urbo kaj ĉ. 300-persona publiko. Krome dum tuta semajno ni havis ŝancon observi lecionojn, manĝi kun infanoj, dormigi kaj eĉ instrui ilin. Ĉio nur per Esperanto. – Miaj lernantoj partoprenis desegnokonkurson „Tiamaniere mi vidas Donkiĥoton”, kiun organizis Hispana Esperanto-Federacio kaze de 4a centjariĝo de la unua eldono de la verko de Cervantes. La desegnaĵoj kun komentoj aperis en madrida kulturdomo, kaj post iom da tempo en hispanaEsperanta libro „Donkiĥoto parolas Esperante” (ĉiu mia lernanto posedas ĝis nun la libron kun danka diplomo). – Mi mem organizis similan konkurson: kadre de la 125-jariĝo de la unua libro en Esperanto kaj la 20a datreveno de nia infanĝardeno. La temo „Civitanoj de la mondo” ŝajnis esti iom malfacila, sed ni ricevis 73 desegnaĵojn de 70 infanoj el 6 landoj. Ĉiu partopreninta infano ricevis dankleteron, kaj la plej interesaj laboroj – premiojn. La ekspozicio aperis okaze de „nia” solena jubileo en porinfana toruna teatro, poste ĝi restis en nia infanĝardeno. – Lastatempe mi uzas dum mia laboro la libron de P.P. GRZYBOWSKI, „Renkontoj kun diferenculoj. Rakontoj por interkultura edukado” (ĝi aperis en Esperanta, la pola kaj multaj aliaj lingvoj): Avo-Esperantisto klarigas al Kamila, ke ne ĉiuj homoj egalas, sed same meritas, ke oni estimu ilin. Temas i.a. pri diversaj kulturoj, religioj, vivstiloj kaj kapabloj. Post diskuto kun infanoj pri la apartaj rakontetoj mi daŭrigas la temojn. Interese: Mi instruis „Hava Nagila” antaŭ la atako en la kopenhaga sinagogo. Des pli februare 2015 miaj lernantoj suferis kun „niaj judoj”. Post terorismaj atakoj fare de „Islama Lando” la infanoj kontraŭis forte la opiniojn de la ĉirkaŭaĵo: „Ĝenerale araboj ne povas esti malbonaj. Homoj, kiuj kreis tiom allogan dancon de ventro ne povas esti malbonaj”. Mi esperas, ke en la koroj de miaj lernantoj la ideo de Esperanto restos por ĉiam. Iliaj gepatroj ankaŭ multe aŭdas pri ĝi. La lingvo estas por ili alloga kaj utila. Krome videblas, ke Esperanto estas kreita ankaŭ por bone eduki homojn, krei valorajn personecojn. Certe Esperanto havas fortan edukan valoron.
IPR 16/313
— página 14 del PDF —
Ĉina sekcio: nova epoko, nova evoluo de GONG Xiaofeng (Ĉinio) Antaŭ la jaro 1984, la reprezentanto de ILEI en Ĉinio estis prof. LU Jianbo [vd dekstre], kiu laboris en Shichuan-Universitato. Somere en tiu ĉi jaro, prof. ZHANG Danchen transprenis la torĉon. Unu jaron poste, fondiĝis la Ĉina Sekcio, kies estro estis prof. ZHANG, la du vicestroj estis prof. LI Weilun (honora membro, en 2012) kaj s-ro HU Guozhu (ekde 1988 s-ro LIANG Ziming). Invitite de s-ro Edward SYMOENS, la tiama prezidanto de ILEI, kaj kun permeso de la ŝtata ministerio de la eduko, s-ro ZHANG Danchen oficvojaĝis al Kerkrade, Nederlando, por partopreni la ILEI-konferencon en la jaro 1988, dum li estis elektita kiel estrarano kaj repondecis pri ILEI-agado en Azio. En la jaro 2004 post la UK en Pekino, prof. ZHANG demisiis de la ILEIestraro kaj anoncis al ILEI, ke li jam trovis novan estron por la Ĉina Sekcio. Sed pro iaj kaŭzoj, eble de la Ĉina Sekcio, eble de ILEI, la Ĉina Sekcio nek agadis enlande, nek kontaktis kun ILEI dum kelkaj jaroj. Laŭ IPR, ĝis la numero 2007/3, ankoraŭ aperis la nomo de prof. ZHANG Danchen por la Ĉina Sekcio, ekde IPR 2007/4 ĝis 2008/2 por la Ĉina Sekcio vakis la estro. Verŝajne ILEI ankoraŭ ne akceptis aŭ sensukcese kontaktis la novan sekciestron. Finfine ILEI perdis la ĉinan sekcion kaj nuligis ĝin en la jaro 2007. Oni povus vidi de la numero IPR 2008/03, ke jam ne troviĝas la nomo de la Ĉina Sekcio en la listo de sekcioj. Fakte, post la Pekina UK en 2004, E-movado en diversaj lokoj refoje prosperis en Ĉinio; flanke de E-instruado, funkciis ne nur lerneja E-kurso en kelkaj lernejoj, sed ankaŭ multaj retaj kursoj en interreto. Kelkaj Einstruantoj sentis neceson fondi asocion de E-instruistoj, s-ro CHEN Zaiwei (Hosemo) rimarkigis al ni pri la Ĉina Sekcio de ILEI, tamen ĉu ĝi ankoraŭ ekzistas aŭ ne, neniu scias. Do, Hosemo havis kontakton kun prof ZHANG Danchen pri la stato de Ĉina Sekcio, kaj tiam prof ZHANG ekkonsciis, ke Ĉina Sekcio jam silentis kelkajn jarojn. Post vana klopodado kontakti tiun novan sekci-estron, li turnis sin al ILEI kaj informis, ke Ĉina Sekcio jam nuliĝis. Prof. ZHANG esprimis al ILEI la deziron serĉi novan respondeculon kaj refondi la Ĉinan Sekcion.
IPR 16/314
— página 15 del PDF —
S-ro Hosemo rekomendis al li prof. D-ron GONG Xiaofeng (Arko), kiu ĵus finis sian 12monatan esplor-laboron en Britio kaj revenis al Ĉinio antaŭ kelkaj monatoj, kaj ne nur vigle aperas en ĉina E-rondo, sed ankaŭ gvidas Ekurson en sia universitato. Prof. ZHANG bone konas ŝin jam de tiam, kiam ŝi ĵus komencis lerni E-on kaj vigle aktivadis en la komencaj okdekaj jaroj [vd ilin kune sur la apuda foto – NdlR]. Nature, Arko fariĝis la persono taŭga por la refondo de la Ĉina Sekcio. Dum kelkaj sinsekvaj monatoj, Arko kaj Hosemo komencis labori por varbi la 5 minimumajn membrojn por povi restarigi la sekcion en Ĉinio. Jam baldaŭ 9 personoj anoncis sian aliĝon al ILEI, kaj finfine 20 membroj estis varbitaj por la jaro 2009. La ILEI-Estraro voĉdonis por la formala akcepto de prof. d-ro GONG Xiaofeng (Arko) kiel sekciestro en Ĉinio kaj la propono estis akceptita en februaro 2009. Post 5-jara silento la Ĉina Sekcio finfine revekiĝis, kaj eniras en novan stadion de sia disvolviĝo. En 2011 fondiĝis la Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj, nome la Eduka Komisiono sub Ĉina E-Ligo. Ĉina Sekcio kunfandiĝis kun ĈLEI, kaj prof. d-ro GONG estas la prezidantino. Membroj Dum 10 jaroj depost la unua fondiĝo de la Ĉina Sekcio en la jaro 1988, la Ĉina Sekcio vigle agadis kaj havis nemalmultajn membrojn, sed bedaŭrinde, ni ne povas kalkuli kiom da membroj estis inter 1988-2003. Arko heredis de prof. ZHANG nur la arkivon, en kiu troviĝas la adresoj de malnovaj membroj. Evidente oni preparis tiun dulingvan adresaron por faciligi la ekspedadon de IPR al Ĉinio. Laŭ tiu listaro estis 23 nomoj sur ĝi, sed nur 3 el ili pagis la kotizon de la jaro 2004. La tiama ĝenerala sekretario Atilio ORELLANA ROJAS sendis liston de tiuj, kiuj estis membroj en la lastaj jaroj, entute 8 membroj, sed oni ne scias de kiu jaro.
IPR 16/315
— página 16 del PDF —
120
113 98
100
89
90
2012
2013
84
80 60
52
40
29 20
20 3 0 2004
2009
2010
2011
2014
2015
2016
Membraro de ILEI-CN en la lastaj jaroj La kaŭzoj de la membrara malkresko en 2016 estas iom komplikaj. Kelkaj rezignis pro la aĝo: ili jam estas pli ol 60- aŭ 70-jaraĝaj, ili ne plu havas tempon kaj energion partopreni asocion; aliaj pro tio, ke ili nun ne plu havas intereson en E-instruado; aliaj pro la maloportuneco de la kotizpagmaniero, ĉar multaj neniam uzas interretan bankon por ĝiri monon, ili havas nek tempon nek emon enviciĝi inter la atendantoj ĉe banko. Malnovaj membroj foriras, novaj eniras. Por la jaro 2015, 13 personoj ne pagis la kotizon, sed aliĝis 28 novaj membroj. En 2016, 5 personoj anoncis sian malmembriĝon, 23 personoj ne pagis la kotizon malgraŭ multfoja rememorigo, kaj 2 novaj membroj aliĝis: la Ĉina Sekcio entute perdis 29 membrojn kompare kun la nombro de 2015. Agado Antaŭ la jaro 2004, aparte dum 1989-1999, la Ĉina Sekcio multe kontribuis al la Esperanto-instruado en Ĉinio. Ili kunlaboris kun universitataj instruistoj, kaj multe da E-kursoj funkciis en Universitatoj kaj altlernejoj. De la 3a ĝis la 10a de novembro 1989, la unua Seminario de E-instruado en IPR 16/316
— página 17 del PDF —
Azio, organizita de Guangxi-a Nacia Universitato kaj la Ĉina Sekcio, okazis en la urbo Nannin, provinco Guangxi. Partoprenis en la seminario ĉirkaŭ 60 instruistoj el Japanio, Koreio, Rusio, Svedio, Belgio, Usono kaj Ĉinio. La tiamaj prezidanto de ILEI, s-ro Edward SYMOENS, kaj estrarano de UEA, prof. SO Gilsu, ĉeestis. Dum la seminario unuafoje okazis ankaŭ UEA/ILEI-ekzameno en Ĉinio. Laŭ la libro „Historio de E-movado en Ĉinio”, ni vidas ke entute 176 personoj sukcese trapasis la UEA/ILEI-ekzamenon dum naŭ jaroj. Tabelo pri la trapasintoj la UEA/ILEI-ekzameno (1989-1997) N-ro Dato Loko baznivela meznivela 1 1989/11 Nannin 8 7 2 1991/08 Hefei 1 6 3 1991/08 Guangzhou 4 7 4 1991/12 Tangshan 3 6 5 1992/08 Qindao 23 14 6 1993/08 Chengde 39 7 1995/11 Chengde 44 7 8 1996/08 Shanghai 3 9 1997/06 Wuhan 2 2 Entute 127 49
176
Enirinte en la naŭan jardekon de la 20-a jarcento, la Esperanto-movado en Ĉinio estis en periodo de malfluso, kaj tial plejparto de la E-kursoj en universitatoj ĉesis, tio ankaŭ havis influon sur la laboron de la Ĉina Sekcio. En Ĉinio estas kelkaj klarigoj pri la malkresko de universitataj kursoj: • ĉefe pro la manko de inter-generacia interŝanĝo. La universitataj Einstruistoj ne sukcesis postlasi disĉiplojn, poste emeritiĝis kaj neniu transprenis la torĉon; • samtempe multe malkreskis la studado de aliaj fremdaj lingvoj ĝenerale, sub influo de la kreskanta graveco de la angla, • kapabligo de instruantoj kaj instrua efiko: multaj instruistoj mem ankoraŭ estas en komencanto-nivelo, studentoj iom post iom perdis intereson kaj vizitas la kurson nur por 2 poentoj. Pri la dua klarigo, nuntempe la stato jam ŝanĝiĝis de post la jaro 2013, la angla lingvo ne plu okupas tiel gravan lokon el la ekzamen-objektoj por eniri en universitatojn por ĉinaj lernantoj kaj studentoj. Multaj ĉinaj esperantistoj opinias, ke estas bona ŝanco por enkonduki Esperanton en lernejojn aŭ universitatojn. IPR 16/317
— página 18 del PDF —
Tamen, ekzistas malfortaj flankoj, ekz. mankas altnivelaj instruistoj kaj bonkvalitaj lernolibroj, ktp. Por solvi tiajn problemojn kaj altigi la kvaliton de instruado, la Ĉina Sekcio pene kaj klopode laboras en eduk-kapabliga kampo. Ni havas unuaniman opinion, ke la trejnado de Esperanto-instruistoj estas nemalhavebla kondiĉo. Okazigi seminarion kaj E-kursaron estas grava kanalo por interŝanĝi spertojn kaj diskuti inter membroj. Tuj post la restarigo en 2009, la Ĉina Sekcio preparis sin por la unua seminario de E-instruado [vd surfote]. De la 15a ĝis la 16a de oktobro 2009, okazis seminario de ILEI-Ĉinio kun la temo „Kiel lernigi Esperanton al lernantoj” ĉe Donglin-Kanjono piede de la pitoreskejo Lushan-Montaro en la urbo Jiujiang, suda Ĉinio. 18 membroj kaj instruemuloj el Ĉinio, Koreio, Hispanio kaj Usono ĉeestis la seminarion. Malkiel aliaj enlandaj aktivadoj, dum la ĉi-foja seminario ĉiu ĉeestanto parolis nur Esperanton.
La sukcesa okazigo de la seminario instigis nin multe; dum sinsekvaj jaroj la Ĉina Sekcio okazigis ne nur serion da seminarioj de E-instruado en la urboj Taiyuan (2010), Tianjin (2011), Kunming (2012, 45a ILEIkonferenco) kaj Changzhou (2014), sed ankaŭ someran kursaron kaj vintran kursaron sole aŭ kunlabore kun lokaj E-asocioj, ekz. kunlaborante kun Hainan-a Esperanto-Asocio kaj Guangdong-a E-asocio. Ĉina Sekcio okazigis la unuan kaj duan vintrajn E-kursarojn gvidatajn de s-ro Dennis KEEFE en Haikou kaj Guangzhou en 2010 kaj 2011, kiam pli ol 40 kursanoj aliĝis. En la aranĝo, nomita „Esperanto-Insulo” en Haikou, 2012, kiu inkludis 200-horan intensan BEK-kurson por komencantoj, 144-horan pedagogian seminarion kaj du kursojn kadre de la Universitato de Esperanto, IPR 16/318
— página 19 del PDF —
partoprenis entute 131 personoj el 22 landoj, ĉefe el aziaj landoj (Ĉinio, Mongolio, Koreio, Japanio), sed ĉeestis ankaŭ trideko da eŭropanoj kaj kvin el Aŭstralio, Kanado kaj Usono. La iniciatinto de la ideo kaj la gvidanto de la BEK-kurso estis Dennis KEEFE, sed Ĉina Sekcio estis la ĉefa organizanto. Alia notinda seminario estas la 10-taga seminario okazinta en la urbo Taiyuan, aŭguste 2010 [vd surfote]. La programoj estis riĉaj, abundaj kaj bonkvalitaj.
Entute okazis 13 prelegoj (inkl. de reta prelego skajpe) pri edukado, metodoj de E-instruado ktp., 4 raportoj pri E-instruado en ĉinaj kaj japanaj lernejoj, 2 demonstraj kursoj kaj 1 publika prelego al neesperantistoj, en ĝi ĉeestis pli ol 100 lokaj interesatoj, inkluzive de gepatroj de infanoj, 6 eksterlandaj kaj 1 ĉina instruistoj faris paroladojn pri lingvoj. Dum la 10-taga seminario samtempe troviĝis 4 trejn-kursoj: 2 por pli ol 25 komencintoj kaj progresantoj, aliaj 2 por 50 ok-naŭjaraĝaj infanoj. Ni ankaŭ vidigis la prelegojn kaj kurs-instruadon en voĉ-ĉambro enreta. Ĉiutage pli ol 10 enlandaj esperantistoj rete ĉeestis nian seminarion. Surbaze de tiuj agadoj, Ĉina Sekcio gastigis la 45-an ILEI-konferencon en Kunming 2012. Laŭ la tiama prezidanto Stefan MACGILL, ĝi estis sendube la plej impona en la liga historio, kun la plej altrangaj akceptantoj. La konferenco altiris 113 aliĝantojn, kun 104 efektivaj partoprenantoj. Do, estis grandmezure la plej granda ekstereŭropa ILEI-konferenco iam ajn, kaj la plej granda de la lastaj 26 jaroj (ekde kiam ni havas informojn). Okazis 4 KER-sesioj en Ĉinio, la sesio gvidita de Katalin KOVÁTS dum la Esperanto-insulo en Haikou 2012 estis la unua azia KER-sesio, aliajn tri IPR 16/319
— página 20 del PDF —
sesiojn organizis la Ĉina Sekcio en 2013 kaj 2014. Entute 52 ĉinaj esperantistoj trapasis la ekzamenon. De post 2009, kvankam ni trejnis instruistojn pere de intensa BEKkurso, Somera kursaro ktp., tamen tiu flanko ankoraŭ estas nia malforta punkto. Internacia kunlaboro En la naŭdekaj jaroj ILEI havis en Azio tri funkciantajn sekciojn: en Japanio, Ĉinio kaj Korea Respubliko – sed en la komenco de la nuna jarcento la ĉina kaj korea sekcioj perdis siajn sekciestrojn – sekve tra pluraj jaroj tiuj sekcioj dormis. En la jaro 2009 aperis ambaŭlande novaj sekciestroj, kiuj aktive sukcesis organizi aranĝojn kaj starigi agadstrategiojn. Meze de tiu evoluo, okazis en junio 2010 la Azia Kongreso en Ulanbatoro. La tri sekcioj en Ĉinio, Koreio kaj Japanio interkonsentis, ke ni havu kiel eble plej ofte ŝancojn renkontiĝi, por ke ni povu persone konatiĝi kaj interŝanĝi opiniojn kaj spertojn, ĉar azianoj havas pli-malpli similajn problemojn pri la instruado de Esperanto. Tiel naskiĝis komuna seminario nomata ILEI-Seminario en Orienta Azio, mallongige ISOA. Ĝis nun kvar sesioj de ISOA sinsekve okazis en Ĉinio, Koreio kaj Japanio. La unua rondiro de ISOA estas plenumita bonorde. Ĉi-jare la 5a ISOA okazos refoje en Ĉinio kadre de la 8a Azia Kongreso de Esperanto. Estas evidente, ke la okazigo de 4 sesioj sukcese montris al la mondo bonan kunlaboradon en Esperanto-instruado inter ni tri aziaj landoj. ISOA ankaŭ fortigas la amikecon kaj kunlaboron inter kolegoj de la aziaj landoj. Ni daŭre kunlaboru en edukaj kampoj.
Stilfiguroj en „Festeno” de Raymond Schwartz (1926) de Rob MOERBEEK (Nederlando) Ĉar Esperanto, plejokaze lernata ekster familia tradicio, celas servi komune al la tre diverslingvaj mondanoj, pli ol naciaj lingvoj ĝi bezonas firman fundamenton kaj unuecan uzadon. Helpas normverkoj (Fundamento de Esperanto, 9 Oficialaj Aldonoj al Universala Vortaro, Plena Analiza Gramatiko, Pomego, Plena Ilustrita Vortaro), sed fortimigas la amaso da vortradikoj. Tion solvas oftecolistoj, interalie en la ‘Zagreba Metodo’ kun la ĉ. 450 plej oftaj elementoj de konversacioj, kaj ”Aktoj II” (1968-1974) de la Akademio de Esperanto, kiu enhavas 9 oftecogrupojn. El la praktiko oni IPR 16/320
— página 21 del PDF —
konstatis, ke por interkompreniĝo pli gravas vortoj ol gramatika ĝusteco. Sed tio validas por la komenca stadio. Tamen, se ni uzas nur tiun bazan materialon, baldaŭ niaj aŭskultantoj ekdormos pro teda ripetado. Dekomence oni do provis vigligi la lingvouzadon. La fama romia profesoro pri retoriko kaj literaturo Kvintiliano (ĉ.35c.100 p.K.) asertis ke kion ajn ni diras, tio jam estas figuro. Figurojn PIV disdividas en multajn grupojn, inter kiuj ĝi apartigas 7 stilfigurojn. Sed Till Dahlenburg en sia ‘Figuroj retorikaj en beletro Esperanta” (2013) pli kutime nomas ĉiujn ĉ. 200 stilaĵojn stilfiguroj. Kaj tio respondas al internacia uzo de la termino. Ordinaran esprimon eblas variigi per aldono, forpreno, anstataŭigo, transloko aŭ ripeto. Jam ĉi-lasta ampleksas 50-on da varioj ĉe Dahlenburg kaj nur fakulo povus enkapigi ĉiujn. Nederlanda samtempaĵo („Granda retorika vortaro, Leksikono de stilfiguroj” aldonas plian centon, ankaŭ el reklamtekstoj, celante averti la publikon kontraŭ ruzaj komercistoj kaj politikistoj.) La plano estis ilustri kelkajn per tekstoj el la Slovaka literaturo, sed eblis prepari nur komenton pri fama poemo de Raymond SCHWARTZ: „Festeno” el ‘Verdkata Testamento’ (1926). Troviĝas en la verko kelkdek stilfiguroj, el kiuj la ”anominacio” funkcias kiel ekzemplo en la verko de DAHLENBURG. (La kompleta artikolo legeblas en la retejo de ILEI en paĝo “Pedagogiaj Dokumentoj”. Jen kelkaj stilfiguroj el la pli longa listo. La elekton faris Mireille Grosjean) Aliteracio – samaj komencliteroj: Sub la sankta signo de l’ espero Ambigueco – dusenca vorto: sen-tema/sent-ema parolado, kp kalemburo, krazo, Antifrazo – ironia mal-esprimo: Hm, bela vetero! (dum pluvaĉas) Antitezo – kontrasto: Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue. Antropomorfismo – personigo: La naturo silentis. Apostrofo – forturniĝo al neĉeestanto: Ho cindroj de mia plej bona amiko! Arkaismo – ne plu uzata esprimo: Ĥinujo Ĉirkaŭfrazo – plurvorta indiko: La urbo de la centa UK. (perifrazo de Lillo) Derivacio – diversformaj vortoj el la sama radiko: nigre nigra (kp. konversio) Emfazo – fortigo de unu aspekto: arda diskuto Eŭfemismo – evito de ĉagrena esprimo: Li forpasis. (mortis) Gradacio – vortovico kun kreskanta intenseco: Mi pensis, meditis, cerbumis, rompis al mi la kapon. IPR 16/321
— página 22 del PDF —
Groteskaĵo – ridinda troigo: Or-kadra pentraĵo de la novaj vestoj de la reĝo. (nevideblaj) Hiperbato – inversio/ ŝanĝo de vortordo: Grandan vi havos estontecon. Hiperbolo – troigo: morte ebria (kp litoto) Ironio: moka uzo de malvorto: bela vetero (dum pluvaĉas) Kalemburo – ambigua konsisto de vorto: ĉastemo: ĉas-temo/ĉast-emo Klimakso – la kulmino de gradacio: … rompis al mi la kapon. Konversio – sama vorto diversforme: plene plenumi (kp derivacio) Litoto – maltroigo: ne malbona laboro! Metaforo – anstataŭigo per komparaĵo: la ‘ŝipo’ de la dezerto (kamelo) Metonimio – anstataŭigo per pens-asociaĵo: verŝi al iu la morton (venenon: efiko anstataŭ kaŭzo) Oksimoro – ŝajne sensenca adjektivo: glora malvenko; lia silento estas elokventa Perifrazo – ĉirkaŭfrazo Peripetio – abrupta situaciŝanĝo: Subite Uliso akceptis redonon de Helena. Pleonasmo – superflua aldono: kolora ĉielarko Satiro – moka kritiko: Dimanĉe riĉa regalo… sabate sup’ sen salo. Similaĵo – komparaĵo frape simila: bonvena kiel unua pluvo post seka sezono. Sinekdoko – parto anst. tuto aŭ male: Ni vidis 30 velojn (ŝipojn) Sinonimeco – samsignifa esprimo: memoru, ne forgesu.
Parolado en la gepatra kunveno en la 2a mezlernejo Jingchun.
Dumviva lernado valoras pli ol altaj poentoj de „Trezoro” Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto Preskaŭ ĉiuj gepatroj en la dua mezlernejo Jingchuan esperas, ke iliaj gefiloj ricevos altajn poentojn en ekzamenado, kaj iuj certe ne kontentas pri la malaltaj poentoj de siaj infanoj. Fakte se ni superrigardus la ekzamenan rezulton en la tuta mondo, vi vidos ke ĉinaj infanoj estas tre kapablaj por trapasi la ekzamenon, inkluzive la infanojn en la lernejo, kies ekzamenaj poentoj estas en la lasta vico. Se vi komparus ilin kun alilandaj lernantoj, vi certe ĝojus pro viaj infanoj. Ekde la 1980aj jaroj, post malfermo kaj reformado de Ĉinio, multaj ĉinaj gepatroj sendis la gefilojn al Eŭropo, Usono por daŭrigi studadon en elementaj lernejoj, mezlernejoj kaj universitatoj. Malgraŭ tio, ke ili devas pene lerni la fremdajn lingvojn kaj la oficialajn IPR 16/322
— página 23 del PDF —
lecionojn, ili ofte ricevas pli altajn poentojn ol alilandaj lernantoj en ekzamenado. El ili multaj lernantoj, kiuj ricevis malaltajn poentojn en ĉinaj lernejoj, tamen ricevis altajn poentojn en fremdlandoj. Iu ĉina studento el Danlando diris al mi, ke la lecionoj en danlanda lernejo estas tre facilaj por ĉinaj lernantoj. Tio signifas, ke ĉinaj infanoj estas sufiĉe talentaj kaj kapablaj en ekzamenado. Mi esperas, ke ĉiuj vi en la lernejo havos sufiĉan memfidon por bone progresi en la venonta tempo, ĉar vi vere havas bonan bazon. Ĉi tie mi tamen deziras atentigi vin pri grava fakto koncerne la Nobelpremion en la mondo. Ĝis 2014 ĉirkaŭ 350 sciencistoj en la mondo ricevis la Nobel-premiojn en fiziko, kemio, biologio kaj ekonomio, sed neniu ĉino ricevis ĝin. Feliĉe s-ino Tou Youyou unike kaj rekorde el Ĉinio ricevis la premion pri biologio en 2015. Kial la ĉinaj lernantoj estas tre sukcesaj en ekzameno kaj post la diplomiĝoj la kreiva kapablo fariĝas malalta kompare kun studentoj el Eŭropo, Usono kaj Japanio? Mi kredas, ke vi povas listigi multajn kialojn pri tio. Kaj miaopinie la plej grava punkto estas tio, ke la plejparto de la ĉinaj lernantoj kutime ĉesas lernadi tuj post la diplomiĝo. Ni devas konscii, ke ĉiuj Nobel-premiitoj havis gravan saman trajton: daŭrigi la lernadon dumvive. Laŭ raporto de Unesko kaj retaj materialoj, en 2011 israelano legis 64 librojn, ruso 55 librojn, usonano 50 librojn, franco 40 librojn, japano 40 librojn, koreo 11 librojn kaj ĉino 4,5 librojn averaĝe ĉiujare. Antaŭ la internacia tago de libroj, Ĉina Novaĵeldona Instituto publikigis raporton, ke ĉino averaĝe legis 4,58 librojn paperajn kaj 3,26 ekzemplerojn retajn en 2015. La lega kvanto estas tre malgranda. La lega kvanto en la kalkulo inkluzivas la lernejajn librojn de niaj infanoj. Estas pli bone, ke ĉiuj gepatroj post ĉi kunveno tuj kalkulu, kiom da libroj la familio legis. Multaj homoj prizorgas ĉefe lernadon en lernejo kaj neglektas daŭran lernadon post la diplomiĝo. Ili aŭtomate finas lernadon tuj post la diplomiĝo kaj eklaboro. Multaj gepatroj, sendinte la gefilojn en lernejon, esperas ke niaj estimataj instruistoj instruos magie sciojn al la gefiloj, por ke ili fariĝu kapablaj gravuloj. Ŝajnas, ke la lernantoj, kiuj plene havigus al si la sciojn posedatajn de la instruistoj, nepre fariĝus gravuloj tuj post la ellernado. Se la instruistoj vere posedus tiajn magiajn sukcesigajn sciojn, ili certe preferus doni la magiajn sciojn unue al siaj gefiloj aŭ parencoj, kaj riĉulo eĉ povus aĉeti la sciojn posedatajn de la instruistoj senpene. Ni devas konscii, ke neniu gravulo en iu ajn fako sukcesis nur per scioj ellernitaj en lernejo, male ilin sukcesigis la scio memlernita post ilia diplomiĝo. S-ro Moyan estis konata literatura Nobel-premiito unika en Ĉinio. Li infanaĝe perdis ŝancon IPR 16/323
— página 24 del PDF —
daŭrigi la lernadon en elementa lernejo, ĉar li devis perlabori monon por subteni sian vivon pro malriĉeco de la familio. Post la forlaso de la elementa lernejo, li daŭrigis memlernadon dumvive kaj finfine sukcesis ricevi la literaturan Nobelan premion en 2012. Lernado en lernejo ja gravas, sed pli gravas dumviva lernado post la diplomiĝo. Okaze de la gepatra kunveno, mi esperas, ke ĉiuj kunlernantoj, inkluzive mian filon Suno, klopodos akiri la bonan kutimon memlernadi dumvive.
Centro SONGHAI, Porto Novo, Benino
Lerniga loko, pozitiva filozofio, valora kontribuo al respektoplena prizorgado de la naturo de Mireille GROSJEAN (Svislando) Enkonduko Oktobre 1985, Godfrey NZAMUJO kreis ĉi tiun mirindan institucion. Li estas el Niĝerio, laboris kiel inĝeniero en Usono, kaj decidis reveni al sia hejma kontinento kaj labori por la bono de ĝi. Li kreis tre novstilan lertigejon por kamparanoj. Kial venas tia prezento en pedagogian revuon? Ĉu ni ĉiuj devas lerni kreskigi legomojn? Unue: en 2007 okazis en tiu centro (en tiu jaro la centro havis 120 litojn por gestudentoj) premiero en nia movado: internacia seminario pri instruado de Esperanto, gvidata de Zsófia KÓRÓDY. ILEI en 2008 kuraĝis okazigi tie sian Konferencon en la sama loko. Okaze de tiu internacia kongreso la partoprenantoj plantis arbon „L’arbre de l’espéranto” en la franca lingvo, la lingvo de la lando Benino. Tiu arbo kreskadas bele, vidu la kovrilpaĝon de via revuo. Plie vi povas sekvi la kreskadon de tiu arbo spektante la fotoalbumon pri Afriko en edukado.net/biblioteko/fotoj?al=36 kaj la fotoalbumon pri ILEI en edukado.net/biblioteko/fotoj?al=31 Due: Mi vizitis la centron plurfoje ekde 2008, la lastan fojon en decembro 2015. Mi estas impresita. Mi spektis filmojn pri tiu centro, legis artikolojn kaj deziras prezenti al vi iom de la „interna ideo” de tiu loko. IPR 16/324
— página 25 del PDF —
Trie: jen el la statuto de ILEI: La celoj de la Ligo estas: 3.1 Edukado al estimo de la homo kaj al respekto al la vivo kaj al la naturo. Faktoj La centro okupas 17 hektarojn. Tie kreskas arboj, plantoj, legomoj. Tie oni bredas porkojn, kokinojn, fiŝojn, kaj vermojn por nutri la fiŝojn. La gastoj (kiel ni estis en 2007 kaj 2008) manĝas en la restoracio nur la produktojn de la establo. Tie oni enboteligas mineralan akvon. Tie oni produktas, riparas kaj luas maŝinojn por labori en la kampoj, ĉio farita el jam uzitaj metalaj partoj; temas pri recikligado. Tie estas retkafejo. Estas kompreneble butiko, kie homoj el la urbo Porto Novo, la ĉefurbo de Benino, povas aĉeti legomojn, ovojn, sapojn, konfitaĵojn, fruktosukojn, cerealojn ktp. Mi kutimas flugi al Afriko kun 2 valizoj kun po 23 kg kaj reveni same kun 46 kg da varoj: konfitaĵoj kaj sapoj el Songhai, karite-butero kaj aliaj valoraj afrikaj produktoj. Pedagogio La studentoj kiuj venas el Benino, studas senpage. La ne-beninanoj devas pagi kotizon. La centro kolektas studentojn el diversaj landoj de Afriko kaj parte instruas en la angla pro tio. Fininte sian studadon ili reiras al sia vilaĝo, povas aĉeti pecon da grundo per mikrokredito de Songhai kaj komencas apliki tion, kion ili lernis en Songhai, kaj nur post sukcesa komenco memstara ili ricevas sian atestilon pri sia studado kaj eniras internacian reton de Songhai-stilaj kamparanoj. Do tre gravas la praktiko. Tre gravas, ke tiuj novtipaj kamparanoj sukcesu vivteni sin kaj sian familion. En la centro ili laboras parte grupe, parte individue en la kampoj, tiel ili povas observi la rezulton de tiuj du labortipoj. La praktika laboro konsistigas 90% de ilia tempo. Tamen ili devas uzi ne nur siajn manojn sed plie sian kapon. Ili havas ankaŭ kursojn pri lingvo, ĉar ili devas verki raportojn. Celoj Ni povas konstati, ke la filozofio de tiu lertigejo konsistas el lukto kontraŭ kampara amas-elmigrado kaj kontraŭ senlaboreco ĉe junuloj. En tiu centro la gvidanto valorigas la heredaĵon el Afriko kaj inkluzivigas la pozitivajn novajn aspektojn de la nuntempa mondo. La rezulto estas dinamika etoso kaj sukcesa laboro. El la retejo de la centro: „Songhai estas evoluprocezo, laboratorio por Afriko kaj por la mondo, fermento por la estonteco. Songhai estas sistemo valoriganta la energian fluon inter la vivaj estaĵoj, centro de teknologia eksperimentado, ĝi estas produktejo de agrikulturaj produktoj, IPR 16/325
— página 26 del PDF —
mekanikaj iloj kaj servoj. Temas ĉefe pri arigo de viroj kaj virinoj, kiuj unuigas siajn fortojn por adekvate kompreni sian ĉirkaŭaĵon por danci kun la naturo. Ni konstruas verdajn urbetojn en la kamparo kiel socie kaj ekonomie vivtendonajn strukturojn. Ni ne uzas iajn kemiaĵojn. Ni observas la naturon kaj adaptiĝas al ĝi, por praktiki ekonomie profitodonan agrikulturon.” Konkrete La centro Songhai disponas je 400 kunlaborantoj. La butiko alportas profiton de 700 000 USD ĉiun jaron; tiu sumo estas investata en la centro mem. Ekde 2002 la centro estas sendependa kaj vivtenas sin sen mondonacoj de ekstere. Premioj venis por tia modela entrepreno; kunlaboro kun PNUD, filio de Unuiĝintaj Nacioj, okazas. Ni estas en esplorejo pri daŭropovaj energioj, ĉi tie oni kutimas valorigi biogason. Konkludo Niĝeriano diras: „Ni havas nafton. Nafto donas nenion por manĝi. Se ni nur prenas nafton, tio detruas agrikulturon. Songhai helpas al ni valorigi agrikulturon montrante, ke ni povas vivteni nin per ĝi. Se vi havas tian laboron kaj satmanĝas, vi ne iros fari truon en la naftotubo por ŝteli nafton, nek ŝteli ion ajn. Do tiu aktiveco laŭ la Songhai-pensmaniero enorme helpas al la personoj, familioj.” Homo retrovas sian dignecon. Komence de 2016 la centro Songhai havas 250 litojn. Tie tranoktas la ŝtatestroj, kiuj vizitas Beninon. Nia Esperanto-arbo kreskas kaj produktas fruktojn. Temas pri pomelo (Citrus maxima). La fondinto kaj direktoro s-ro NZAMUJO bone memoras pri nia Konferenco de 2008. Mi povis mallonge paroli kun li en decembro 2015. El la dokumentoj de Songhai venas ĉi tiu ero de ĉina pedagogia saĝeco malnova, tamen daŭre valida kaj valora. „Iru al la homoj. Rigardu ilin. Vivu kun ili. Lernu el ili. Amu ilin. Komencu per tio, kion ili konas. Planu kun ili. Konstruu sur tio, kion ili havas. Instruu montrante. Lernu praktikante. Ne konformigu vin al io ajn, sed transformu. Ne helpu, sed liberigu. Trovu la elstarajn gvidantojn inter ili, laboru kun ili. Kiam la laboro estos farita, la tasko finita, homoj diros: NI FARIS TION MEM!” Lao Tseu, fondinto de taoismo, 600 jarojn antaŭ Kristo.
IPR 16/326
— página 27 del PDF —
Manko de instruistoj, lernolibroj kaj manaĝemuloj de SZILVÁSI László (Hungario), <szilvasi@eszperanto.hu> Pluraj el la legantoj de IPR aŭdis pri franca iniciato enkonduki Esperanton inter la elekteblaj lingvoj ĉe abiturientaj ekzamenoj. Reage venis interesa demando de Raita PYHÄLÄ el Finnlando: ….kompreneble estus bone se E-o povus esti parto de la abiturienta ekzameno. Mi tutkore subtenas, SED almenaŭ mialande mankus instruistoj pri E-o. Mi timas, ke same en Francio. SE ilia petskribo estus akceptita, kion ili farus?…. Lige al la hungara situacio mi plurfoje ricevis similajn demandojn, do mi kundividas miajn ĉi-rilatajn spertojn. La demandon pri la kvanto de instruistoj mi ne vidas malfacila afero. Kiam en Hungario aperis favoraj kondiĉoj pri la instruado de la lingvo, ene de kelkaj monatoj aperis aŭ reaktiviĝis multaj antaŭaj kursgvidantoj aŭ simplaj aktivuloj, kiuj komencis organizi kursojn aŭ agadis kiel privataj instruistoj. Ene de 1-2 jaroj aperis ankaŭ verdbekuloj, t.e. homoj, kiuj freŝe lernis la lingvon kaj decidis okupiĝi pri ĝia instruado. Kompreneble ne ĉiuj provuloj iĝas sukcesaj, ne ĉiuj iĝas bonaj instruistoj, sed la merkato rapide solvis/-as la ĉefajn problemojn. Kiel ni scias, bona instruisto estas ne tiu, kiu havas paperon pri studoj en universitato, sed tiu, kiu havas veran pedagogian kapablon. Ankaŭ en nia Esperanto-lernejo Lingvo-Studio ĉe la novaj instruisto-kandidatoj mi ekzamenas la pedagogian kapablon kaj ne la instruistan diplomon… La lingvon ja devas ellerni la kursano mem, instruistoj povas nur helpi ilin pri tio. Ĉe trejnado de niaj instruistoj en Lingvo-Studio la novaj kolegoj tre surpriziĝis, kiam mi asertis, ke „…ĉe ni la plej grava tasko de la kursgvidanto estas NE la instruado de la lingvo, sed atingi tion, ke la kursano lernu la lingvon…” – Kiel sukcese fari tion? Jen estas la vera demando kaj tasko! La kursgvidanto devas esti unuavice NE instruisto, sed pedagogo / psikologo. Revene do al la franca – aŭ al la brazila situacio – en kazo de sukceso mi certas pri la rapida amasa apero de Esperantaj instruistoj ☺ IPR 16/327
— página 28 del PDF —
Mi vidas pli grandan problemon pri la onta manko de uzeblaj lernolibroj, vortaroj, ceteraj instruiloj, kaj eĉ pli grandan problemon: la mankon de ligoj al la movadaj aferoj… – Sukcesuloj naskos enviulojn, kiuj naskos kalumniadon kaj kverelon en la movado… Krome, la hungara modelo instruas, ke en favora situacio granda parto de la ĝisnunaj aktivuloj, kapablaj estraranoj, komencas okupiĝi pri instruado – pro ĝia enspeziga trajto –, kaj pro tio simple NE RESTOS homoj, kiuj kompetente okupiĝus pri la movadaj kaj asociaj aferoj. Funkciigon de la Esperanto-organizaĵoj, asocioj transprenas malpli aŭ ne kapablaj homoj, kiuj ĝis nun estis nur en la dua aŭ tria vico… Do la ĉefaj solvendaj taskoj estas manaĝ-rilataj, kaj ne vere instruistajlingvistaj. *** Mireille GROSJEAN komentas: Okaze de la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto (maje 2015) dum detala analizo de la nuna situacio D-rino Katalin KOVÁTS konstatis, ke abundas lernolibroj kompare kun la nombro de uzantoj. Pri tio s-ro SZILVÁSI skribas: Katalin konstatis, ke abundas lernolibroj, sed mi parolis pri „uzeblaj” (t.e. taŭgaj) lernolibroj kaj instruiloj… Tiu temo estas tre vasta, kaj ĝi meritus esti traktata tute aparte, ĉi tie nur tre koncize: – Lernolibroj kaj instrumaterialoj vere ekzistas en konsiderinda sortimento en iuj landoj, sed multaj el ili estas neoportunaj aŭ netaŭgaj por instruado en la 21-a jarcento… – Por efika kaj moderna instruado ne sufiĉas sola lernolibro, oni devas kunhavi kunligitan ekzercaron, sonmaterialon kun akompana libreto, komputilan ekzercoprogramon. Sed estas bonvenaj multaj aliaj help-instruiloj: krucenigmoj laŭ vortprovizo de unuopaj lecionoj, gramatikaj testoj (laŭ scio-nivelo de la unuopaj lecionoj), anticipe ellaboritaj hejmtaskoj por ĉiu leciono, Esperantaj kantoj kun taŭgaj teksto, melodio kaj muzik-kvalito, mallongaj filmetoj, kaj ankaŭ helpiloj por instruiloj: vortostokoj laŭ unuopaj lecionoj, tabeloj kun jam traktitaj gramatikaj eroj ktp., ktp., ktp. – En la komenca teksto verdire mi aludis alian problemon: ĉe eventuala amasa instruado tre rapide elĉerpiĝos la nun ekzistantaj stokoj de lernolibroj kaj vortaroj, sed ilia nova eldono postulas solvon de juraj problemoj, kaj postulas signifan kapitalon. Vendita kaj uzata estos tamen IPR 16/328
— página 29 del PDF —
ne ĉiu lernolibro, eĉ ne la plej bona lernolibro, sed tiu, kiu havos bonan manaĝeron malantaŭ si kaj organizitan vendostrukturon… – La plej tiklan punkton, la nigran kopiadon de lernolibroj kaj ĝiajn sekvojn (eldonejan kaj polican) ĉi tie mi ne tuŝas…
Nova elano: Premio Mauro La Torre Ĉu vi verkos pri nia lingvo, analizos unu aspekton de ĝi, kreos novan instrumaterialon? Se jes, tiu via laboraĵo povus konkretigi vian kandidatiĝon por la Premio Mauro La Torre. Ĉiuj informoj troviĝas en la ĉefpaĝo de la retejo de ILEI: www.ilei.info. Vi ankaŭ povas peti pri sendo de tiuj informoj ĉe la prezidanto. La tempolimo por anonci sian partoprenon estas la jarfino. Pripensu!!
Nia Ligo kaj ĝia nomo Okaze de la Komitatkunsido en Nyíregyháza en aŭgusto 2016 mi aludis al la diversaj aspektoj de la nomo de nia Ligo. Mi esprimis mian opinion kaj miajn spertojn pri ĝi. Kelkaj membroj diris: „Vi devas verki pri tio por IPR!” Do mi faras. Nia Ligo fondiĝis en 1949. Ĝia nomo estas „Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj”, tion vi scias. Imagu: en mia lingvo la franca ni ne sukcesis trovi samopiniadon pri la nomo por la Ligo en la franca lingvo! La problemo estas, ke la vorto „espérantiste” en la franca havas kromsignifon iom sektecan. Do francoj rifuzas tiun tradukon. Franclingvaj svisoj ne estas tiom rigidaj kontraŭ tiu traduko. Mi ne enketis en Belgio, en Kebekio, en Afriko… Se ni evitas tiun vorton, aperas du aliaj formoj: „Esperantoparolantaj instruistoj” kaj „instruistoj de Esperanto”. Ambaŭ formoj ne taŭgas. Do jen…. en la franca ne aperas adekvata solvo. En la angla oni vidas du tradukojn: „Esperanto Teachers” kaj „Esperanto Instructors”. Do same en tiu lingvo ne regas samopiniado. Kion fari??? Jen alia problemo: kiam iu el ni reprezentas la Ligon en la ekstera mondo, en iu kongreso, kie oni ricevas nomŝildon, kio okazas? Mi estis en tia situacio en Parizo ĉe UNESKO; sur mia karto aperis ILEI. Kiu ekster la movado konas la mallongigon ILEI? Neniu! Aperis alia problemo, pri kiu raportis al mi Renée TRIOLLE, kiu deĵoras ĉe UNESKO antaŭe nome de ILEI, nun nome de UEA. Sur ŝia karto aperis „Internacia Ligo d”, jes ja, ĉar la tuta nomo IPR 16/329
— página 30 del PDF —
estas tro longa. Plie, en tiu kazo, la Ligo aperas en „salato” de „Internaciaj…” aferoj en alfabeta ordo. Kion fari? Kiam aperas problemoj, ankaŭ aperas solvoj. Jen la solvo. Por eksteraj rilatoj, kongresoj de ALTE aŭ FIPLV, ĉe UNESKO, ni uzu mallongan formon *ESPERANTO KAJ EDUKADO*, kiu havas du avantaĝojn: en la alfabeta ordo ni aperas ĉe E, kaj eĉ kaze de mallongigo de la nomo, Esperanto restos kaj videblos unue. Plia avantaĝo de tiu mallonga nomo estas, ke ĝi estas facile tradukebla. Kaj ni konservu la nomon ILEI en la movado, en plena respekto de la agado de niaj antaŭuloj. Kiam ni preparis la eldonon de la dulingvaj varbiloj, ni jam uzis tiun formulon sube de ĉiu paĝo. Vidu foton. Tiuj konsideroj estas miaj pripensoj. La estraro ne diskutis pri tio. La laborgrupo, kiu revizios la Statuton, ne diskutis pri tio. Ne estas ia decido. Tio estas faktoj kaj analizoj, kiujn mi trovis kaj volis prezenti al vi. Do resume: „Esperanto kaj Edukado” por niaj eksteraj rilatoj. ILEI por nia enmovada agado. Mireille GROSJEAN Prez de ILEI
El la landoj kaj sekcioj… Britio – Germanio Malbonaj novaĵoj ĉiam rajdas duope: kvazaŭnekrologoj por Paul Gubbins kaj Detlev Blanke Ĉiuj interesiĝantoj pri kulturo konis nian Paul GUBBINS. Li naskiĝis en 1949 en Southport, kaj mortis la 6an de aŭgusto 2016. Li estis brita esperantisto, Esperanto-aŭtoro, redaktoro, ĵurnalisto kaj instruisto kaj membro de la Akademio de Esperanto. Profesie li instruis en britaj universitatoj. IPR 16/330
— página 31 del PDF —
Paul GUBBINS studis lingvojn (precipe la germanan) ĉe la Universitato de Manĉestro, Anglujo, kaj ĉe Queen’s University, Kanado, kie li doktoriĝis pri germana literaturo en 1978. Li laboris profesie kiel ĵurnalisto; poste kiel lingvo-instruisto ĉe universitato en nord-okcidenta Anglujo. Li esperantistiĝis en 1984 kaj komencis kontribui artikolojn al la internacia revuo Monato en 1986. Li fariĝis kunredaktoro de Monato kaj ekrespondecis pri la rubrikoj politiko (ekde 1993) kaj moderna vivo (ekde 1992). En januaro 2011 li iĝis ĉefredaktoro de Monato. Ekde 2001 ĝis sia morto li estis redaktoro de La Brita Esperantisto. En majo 2013 li fariĝis prezidanto de Esperanto-Asocio de Britujo, lia mandato poste finiĝis ankoraŭ antaŭ lia morto. En 2007 li estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto kaj en 2016 oni reelektis lin por plia naŭjara mandato, jam ne finita. Li estis la direktoro de la Sekcio pri Literaturo. Paul GUBBINS estis laŭ propra deklaro humanisto kiu malfidis ĉiujn religiojn kaj estis politike maldekstra. Li mortis la 6an de aŭgusto 2016 neatendite dumdorme. Lia lernolibro Kunvojaĝu! (Edistudio, 1993) ricevis OSIEK-premion; sekvis la paroliga tekstaro Subtekste (FEL, 1999). Ekde 1993 li gvidis la prestiĝan Esperanto-somerlernejon en Barlastono. En 2003, 2005 kaj 2007 li instruis en NASK. Li plurfoje premiiĝis en la belartaj konkursoj de UEA, principe en la branĉo «teatro» (ankaŭ en branĉoj «vidbendo» kaj «prozo»). Lian kolekton de originalaj teatraĵoj Konto de l’ vivo publikigis FEL en 1998. Lian dramon Heksakloro unu komo tri eldonis Fonto en 2005. Pliaj unuopaj premiitaj dramoj de li verkitaj aperis en la revuo Fonto. Staĝojn pri Esperanto-teatro li okazigis du fojojn en Kvinpetalo en Francujo. Profesie prezentataj estis krome du liaj anglalingvaj teatraĵoj. Dufoje li ricevis la literaturan premion Liro – en 2002 pro la rakonto Finsezone, en 2005 pro Amikaro. Ankaŭ ne-esperantistoj povas koni lian anglalingvan antologion Star in a Night Sky: An Anthology of Esperanto Literature, sed liaj libroj estas multaj kaj vi povas legi pri ili en la reto. Sed mi volas diri al vi en ĉi tiu okazo ion alian. Paul estis ĝoja, daŭre ridetanta kaj ekstreme afabla homo. Liaj studentoj kaj la esperantistoj memoras lin tia. Lia kontribuoj al la Esperanto-kulturo estas spicitaj per ĉi tiuj kvalitoj. *** IPR 16/331
— página 32 del PDF —
Ĉiuj konas ankaŭ nian karan Detlev BLANKE. Vikipedio esence resumas lian vivon tiel: Detlev BLANKE naskiĝis la 30an de majo 1941 kaj mortis la 20an de aŭgusto 2016. Li estis germana lingvisto, interlingvisto kaj esperantologo (post universitataj studoj instruisto de la germana kaj geografio). Kun sia edzino Wera BLANKE li laboris interalie en la kampo de terminologio kun speciala atento al la verkaro de Eugen WUESTER. Li estis la fondinto kaj honora prezidanto de Gesellschaft fuer Interlinguistik. Ekde 2011 honora membro de UEA. Sed por mi li estis ankaŭ io alia, li estis homa homo, simpatia, progresema kaj ĉiam prava (ĉar li kaj mi ĉiam kaj pri ĉio havis la saman opinion). Mi volas ĉi tie aparte atentigi pri liaj meritoj por Esperanto dum la ekzisto de la Germana Demokrata Respubliko. Renaskigi la Esperanto-movadon en tiel malfacila situacio estas io, kio bezonas diplomatecon, organizan kapablon, sentemon pri la valoroj de Esperanto aprobeblaj tiam kaj tie kaj kuraĝon, grandan kuraĝon. Tiujn kvalitojn Detlev havis. De 1968 ĝis 1990 li estis daŭre en la gvida pozicio de la esperantistoj en GDR, kiujn inter amaso da malfacilaĵoj li gvidis al UEA. Detlev BLANKE en 1976 doktoriĝis en la Universitato Humboldt en Berlino per disertacio pri kompara vortfarado de Esperanto kaj la germana; en 1985 sekvis habilitiĝo per disertacio pri planlingvoj. En 1988 li estis nomumita „Honoraria Docento pri Interlingvistiko”. Post la fino de GDR li esence okupiĝis pri Esperanto-scienco kaj aparte pri termino-scienco. Sennombraj estis liaj postenoj kaj agadoj en Esperanto-sciencaj instancoj, kiel la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Tuta generacio de studemaj esperantistoj estis nutrataj de lia bulteno Informilo por Interlingvistoj. Li estis verkinto kaj redaktinto de sennombraj libroj. Mi volas atentigi vin nur pri unu el ili, kiu celis atingi la germanan publikon: Sprachenpolitik und Sprachkultur. (red. kun Jürgen SCHARNHORST) Vol. 57 de la serio: Sprache IPR 16/332
— página 33 del PDF —
– System – Tätigkeit, eld. Inge Pohl kaj Karl-Ernst SOMMERFELD, Frankfurt/Main: Peter Lang, 2007, 280 p. (2a eldono 2009). Sed mi devas fine aldoni ion. Detlev BLANKE estis komunisto de la plej pura speco, de la speco de tiuj, kiuj konas la mondon kaj ĝiajn malbelaĵojn, sed kiuj daŭre strebas ŝanĝi la mondon al pli vivebla mondo por la malfortuloj, la malriĉuloj, la senvoĉuloj. Li havis tamen longan vivon, kiu permesis al li kompari plurajn sistemojn kaj li ne ŝanĝis sian bazan viv-koncepton kaj politikan starpunkton. En tio devus esti signo por tiuj, kiuj daŭre krias „liberecon kaj demokration”, kaj sub tiuj ŝildoj detruas la mondon kaj mortigas ĝiajn loĝantojn. Renato CORSETTI
Germanio AGEI jarĉefkunveno en München Kiel kutime, ankaŭ en 2016 dum la Germana Esperanto-Kongreso kunsidis la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj. Post la jarraporto kaj financa raporto okazis novelekto de la estraro. Estraranino Karin KLOSE ne plu rekandidatiĝis, juna kandidato Martin PTASINSKI estis elektita nova membro por la estraro. Li estas poligloto, studas lingvistikon kaj finis la unujaran instrukapabligan ILEI-studadon ĉe UAM en Poznan. La kunsido estis malfermita al la publiko kaj proponis ankaŭ fakajn programerojn: Heike PAHLOW prezentis novajn eldonaĵojn de sia firmao Lingo4you. Temas pri lernmaterialoj, gramatikaj kaj vortlernadaj helpiloj por germanlingvanoj, kiuj aperis libroforme aldone al la interretaj kaj poŝtelefonaj lern- kaj ekzercebloj per la paĝaro www.lingolia.com. En la lasta parto de la kunveno la publiko estis informita pri grava novaĵo kaj vidis kelkajn jam pretajn elementojn de la ellaborata instrukapabliga interreta trejnsistemo, kiu proponos modulan klerigeblon al instruemuloj. La kunsidon ĉeestis kaj salutis ankaŭ Elena NADIKOVA, vic-sekretario de ILEI, kunordiganto de lerneja agado kaj de kunlaboro inter Esperantocentroj. AGEI alvokas al partopreno en TORPEDO 11: la Tradicia Oktobra Renkonto Pedagogia okazos inter la 30a de septembro kaj la 3a de oktobro 2016 en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo. Invititaj prelegantoj estas Sara SPANÒ kaj Francesco MAURELLI. Ĝi estos la 75a Studsesio, modulo por instrukapabliga trejnado pri didaktiko, metodiko kaj movadaj temoj. Zsófia KÓRÓDY IPR 16/333
— página 34 del PDF —
Ĉinio Eo-aranĝo en Ŝanhajo por ĉinaj kaj koreaj lernantoj La 25an de julio la Ŝanhaja EAsocio okazigis E-an aranĝon por pli ol 10 lokaj lernantoj kaj 20 koreaj gastoj, inkluzive de 4 instruistoj kaj 16 lernantoj de elementaj kaj mezaj lernejoj de la Korea Respubliko. La lernantoj de la du landoj faris sinprezenton per Esperanto kaj partoprenis en la E-kurso por komencantoj gvidata de s-ro Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio. Ili kune lernis la Esperantajn kantojn „Jasmeno” kaj „Kantoj kaj ridetoj”, faris Esperantajn prezentaĵojn kaj pentraĵojn el tolo. Fine la partoprenantoj ĝoje dancis la korean popoldancon Ganggangsule. Ili ĉiuj deziris ĝui pli da ŝancoj de similaj interŝanĝoj per Esperanto. (Raportis Wang Minhao) Redaktoro: Xie Ruifeng Karaj samideanoj, mi provas subteni la instruadon de Esperanto al infanoj en ĉina baza lernejo de Taiyuan kaj mi bezonas vian helpon. Se vi konsentas, vi havos gravan rolon (sed ne tro da laboro…)! Vi povas elekti esti la Esperant-avo/-avino/onklo/-onklino/-patro/-patrino ktp… de iu el la 16 „ambasadoroj” de la lernejo. Tio signifas, ke vi sendos leterojn aŭ retmesaĝojn kun fotoj ankaŭ por informi pri vi mem: via familio, via laboro, via urbo, viaj plej ŝatataj manĝaĵoj ktp… Susi, la instruistino de la lernejo, kiu zorgas pri la 16 infanoj, helpos ilin kompreni kaj respondi. Ili estas la 16 „ambasadoroj” de la lernejo kaj ankaŭ prezentos tion, kion vi sendos, al siaj klasoj (entute pli-malpli 300 infanoj lernas Esperanton en la lernejo).
IPR 16/334
— página 35 del PDF —
Adreso: rete al Susi: <231575879@qq.com> aŭ per letero (kun la nomo de la infano): Elementa lernejo de Baiyangshujie, Taiyuan urbo de Shanxiprovinco, Ĉinio /中国 山西 太原 柏杨树街小学.
Hungario Mária BUSAI (1938-2016) Ni kune kun ŝi faris la unuan ekzamenon en la lingvo Esperanto en 1964. Ŝi estis instruistino en la Elementa Lernejo en la vilaĝo Szirmabesenyő (apud la urbo Miŝkolco). En la vilaĝo Szirmabesenyő ŝi instruis Esperanton dum 30 jaroj. Kiam en 1994 la nova direktoro ĉesigis la E-instruadon tie, ŝi komencis instrui en diversaj linvolernejoj de Miŝkolco, kaj ŝi instruis plenkreskulojn ekde 1994 ĝis 2015. Dum la jaroj ŝi okupiĝadis pri infaninstruado, ŝi ne nur instruis, sed aranĝis ankaŭ multajn kulturajn programojn kaj kun siaj instruataj gelernantoj kaj kun la Miŝkolcaj kaj kun la regionaj geesperantistoj. Ŝi aranĝis eksterlandajn vojaĝojn de siaj instruatoj al la same Esperanton lernantaj bulgaraj infanoj. Ŝi antaŭhelpis turismajn programojn de la Nord-hungariaj regionaj geesperantistoj, sed instruis la internacian lingvon ankaŭ al aliurbaj geinstruistoj, krome plurfoje ŝi partoprenis en la Landa Ekzamena Komitato, kiel posedanto de diplomoj pri la lingvoekzamenoj de HEA kaj la supera lingvoekzameno akirita ĉe la Budapeŝta Universitato ELTE. De la Hungara Kultura Ministerio ŝi ricevis la honormedalon Pro Esperanto eldonitan de HEA, donacatan al ŝi pro ŝia elstara prokultura agadado. Mi, kune kun la membraro de la „Király Lajos” Esperanto-Amika Rondo, opinias, ke ŝi meritus, ke ŝi iĝu „Postmorta honora membro de ILEI” kiel Einstruistino instruinta la lingvon preskaŭ ĝis la morto. Ripozu ŝi pace! Ŝi mankos al la homoj de Miŝkolco. laŭ Adrienne PÁSZTOR
Mi amas kampadon, mi amas Esperanton de YANG Hongyan, YU Jianchao (Ĉinio) Esperanto estas baza kurso karakterizanta la Pekinan Elementan Lernejon Yongtai. De la lastaj 6 jaroj, jam pli ol 1 500 lernejanoj kleriĝas pri Esperanto en Yongtai. La lernejanoj estas sub la instruado de veteranaj instruistoj el Pekina Esperanto-Asocio kaj Tianjiana Esperanto-Asocio. Ili sane kreskas IPR 16/335
— página 36 del PDF —
kiel esperantistetoj. La 29an de majo, antaŭ la Internacia Infana Tago, esperantistoj el Pekino kaj Tianjin kune kun la lernejanoj kampadis en la Pekina Olimpika Arbara Parko. Estas la somera kampado, ĉiujara seminario, tradicia programo de la du municipaj asocioj. Mi amas Esperanto-ekskurson Vekhorloĝo probable ne vekus la geknabojn dormemajn en dimanĉo, sed la Esperanto-ekskurso magie vekis ilin. Babilado de gepatroj ne povus urĝi infanojn, sed la Somera Kampado rapidigas ilin. La plej proksima distanco ne estas de la fremda al la konata, sed de mia hejmo al la kampadejo. La suno estas tenera, la zefiro karesa. La arbara parko en dimanĉo estas pli brua ol dum aliaj tagoj. Frumatene ĝojas geknaboj, mienbrilas pli aĝaj esperantistoj, ĉiuj aliris al la Arbara Parko. Ili venis el diversaj direktoj,por la kampado longe sopirata.
La ĉi-foja somera kampado estas organizita de Pekina Esperanto-Asocio, Tianjina Esperanto-Asocio kaj Pekina Elementa Lermejo Yongtai. Inter la kampadanoj la plej aĝa estas, 81-jara veterano kaj la plej juna 7-jara IPR 16/336
— página 37 del PDF —
komencanto. Esperanto konatigis ilin, renkontigis ilin kaj venigis ilin: la naivajn geknabojn, la maturajn junulojn kaj la spertajn veteranojn. Ili kunvenis en gaja kaj ridetanta kolektivo. La geknaboj mem preparis programerojn. Ili laŭplaĉe grupiĝis kaj elektis grupestron, donis titolon al sia grupo kaj por ĝi fiksis la frapfrazon. La infanoj estis pretaj por plurflanke montri sian talenton pere de Esperanto. La veteranoj ĉiam metas la esperon sur la infanojn. Ili ĝuis la brilan prezentadon de la infanoj. Ili ĝojas kaj kontentas en la koro. Sinbanante en la arbaro, oni sentas, ke la naturo mem estas edifado, la ordo enhavas klerigon. Ne necesas por gepatroj kaj instruistoj kunporti la celon de eduko haste lernigi infanojn pri tio kaj ĉi tio. Oni bezonas nur scivoleme apudvidi, kiel la infanoj adaptiĝas al la mondo kaj esploras la mondon kaj kiel ili solvas la demandojn dum ilia kreskado. En la kampadejo ne estas instruo, sed la instruado jam silente burĝonas kaj ekfloras. La somera kampado jam en sia kvara jaro La somera kampado de Esperanto-Asocioj de Pekino kaj Tianjin okazas en ĉiu somera komenco alterne en la respektiva urbo. Kurantjare ĝi jam estas sinsekve en sia kvara jaro, kaj espereble fariĝas tradicio de la du frataj asocioj. Foje la somera kampado estis invitita al la najbara urbo Qinghuangdao, fama turismejo de Ĉinio. Ĉi-jare la aliĝo de la lernejanoj el Yongtai-Elementa Lernejo faris la ekskurson pli spektakla. La pretiga laboro fare de LIN Lisa el Tianjin kaj la kolegoj Fortego kaj Fafo el Pekino plidetalis la aranĝon. La du Asocioj ĉiam havas bonan rilaton inter si. Pasintjare, okaze de la 30jariĝo de Tianjina Esperanto-Asocio, sinjoro LI Weilun kaj sinjorino YU Jianchao el Pekina E-Asocio faris televidan serion de la E-instruado por la Universitato Nankai en Tianjin, kaj Tianjinanoj, ĉiam vizitis Pekinon por helpi al pekinaj kamaradoj en diversaj aktivadoj. Al la ĉi-foja somera kampado venis ankaŭ studentinoj el Tianjin-a Fremdlingva Instituto. Du knaboj WANG kaj HAN Yang, ekstere de Yongtai, venis respektive el Pekino kaj Tianjin. Ambaŭ ludis kun adoleskantoj en divenado de vorto-enigmo kaj neniel estis pli malbonaj ol ilia patro aŭ patrino. Interese estas, ke la kolegoj Usui Hiroyuki el Japanio kaj Rafael Henrique Zerbetto el Brazilo kunportis specialajn manĝaĵojn kun gusto de sia lando kaj ili brile prezentis apartajn ludojn, por ke kampadanoj uzu Esperanton en kantado, legado kaj recitado ktp. Pekina Olimpika Arbara Parko, konstruita por la Olimpikoj en la jaro 2008, situas norde en Pekino kun la areo de 680 hektaroj kaj verdigo je 96.6%. IPR 16/337
— página 38 del PDF —
Elekti la parkon por la somera kampado estas elstara kontribuo de la prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio, sinjoro NAN Youli, kiu eksiĝos baldaŭ. En verda naturo praktiki la verdan lingvon estu plezura sperto de anima purigado.
La studo de Sorobano en Parmo de Maria Grazia MEZZADRI (Italio) Estis bela sperto la vizito de nia amikino Kimie MARKARIAN, instruisto de Sorobano, japana abako. Tiu ĉi instruilo havis siajn originojn en Ĉinio, sed ĝia nuna formo estas ŝuldata al la enkonduko de la arabaj ciferoj en la landon de la „Leviĝanta Suno”, kiu disvolvis kaj simpligis ĝiajn aplikadojn. La Esperanta lingvo speciale taŭgas por la instruado de la sorobano pro la logika maniero elparoli la ciferojn (kompare kun naciaj lingvoj).
Jen la nombro 88 montrita pere de Sorobano! Kiujn praktikajn helpojn proponas Sorobano al infanoj lernantaj aritmetikon? Sorobano – igas videblaj la nombrojn sur la abako (eĉ nulo „videblas”) – plifortigas la koncepton de la valoro de la ciferoj – progresigas la mensan lertecon kaj pliigas la tempon de koncentriĝo IPR 16/338
— página 39 del PDF —
– motivas la lernantojn proponante al ili efikan modelon de nia nombrosistemo – laŭ iuj instruistoj ĝi estas efika metodo por disleksiaj gestudentoj S-ino Markarian, denaske japana, loĝas apud Londono ekde 1970 kaj instruas la uzon de Sorobano en multaj landoj de la mondo: dum siaj lecionoj ŝi preferas uzi la lingvon Esperanto. En la lernejo „Bruno Munari” de la strato Sankta Donato 1/B, Parmo, ŝi prezentis tiun ĉi mirindan kalkulilon al la lernantoj kaj al iliaj instruistoj en klasoj de baz- kaj mezlernejo. La lernantoj kolektiĝis en du grupoj laŭ aĝo kaj nivelo de preparado (infanoj de la 4a kaj 5a klasoj de la bazlernejo, gejunuloj de la 1a kaj 2a klasoj de la mezlernejo) kaj, atendante la alvenon de sinjorino Kimie, jam lernis la Esperantajn nombrojn kune kun kelkaj esencaj frazoj por komenca komunikado. En la tri tagoj de laboro pri la uzo de Sorobano, faritaj dum du seninterrompaj horoj de instruado por ĉiu grupo, estis surprize facile al ili alfronti la energion de Kimie kaj sekvi ŝin atenteme kaj entuziasme ĝis la fino, lasante sin kuntreni en konkurado por prezenti la solvojn kaj partoprenante aktive en la ekzercoj.
Gelernantoj de la kvara klaso ĝoje kaj fiere montras siajn origami-ĉapelojn.
IPR 16/339
— página 40 del PDF —
Eĉ la instruistoj de la respektivaj klasoj, precipe tiuj de la sciencaj fakoj, iĝis lernantoj de Sorobano, kuntrenitaj siavice de la ĝoja etoso dum la leciono. Dum ĉiuj renkontiĝoj ĉeestis niaj instruistoj de Esperanto, Luigia kaj Vittorio MADELLA, iniciatoroj kaj kunordigantoj de la evento kune kun nia vicprezidanto prof-o Raffaele FRANCESCHINI, emerita profesoro de fiziko, jam sperta en la uzado de Sorobano. Ilia ĉeesto estis grava, ĉar ili havis la taskon traduki, precipe en la komenco; je la fino de la lecionoj ne plu estis tiel necese traduki la frazojn en Esperanton: la Esperanto-frazojn de Kimie. Je nia granda kontento la Direktorino de la Lernejo, d-rino Laura Pesce, manifestis sian intereson, por ke la kurso de Sorobano povu daŭrigi eĉ post la foriro de Kimie, kaj ĉefe por ni estis feliĉo la fakto, ke kelkaj infanoj esprimis deziron studi Esperanton ene de la aktivaĵoj proponitaj de la lernejo mem por la venonta jaro. Eĉ en la kunveno, kiun Kimie rezervis al nia Grupo Esperanto „Giorgio Canuto” de Parma en la sidejo de strato Sankta Leonardo 47, regis tre agrabla etoso. Ĝi estis okazo por kunvenigi multajn Esperantajn amikojn eĉ de ekster Parmo, trovi denove iujn perditajn, renkonti homojn ekster la mondo de Esperanto, altiritajn de intereso pri Sorobano.
Membroj de la Grupo Esperanto „G. Canuto” de Parmo lernas kalkuli per Sorobano. IPR 16/340
— página 41 del PDF —
Estis por mi privilegio konatiĝi kun Kimie MARKARIAN kaj partopreni en ŝiaj entuziasmigaj lecionoj, pro kiuj mi dankas ŝin ankaŭ nome de la samideanoj de Parmo. Ŝia nelacigebla energio elmetis min al peza elprovo de mia fizika forto, sed samtempe fortigis mian admiron por la kulturo de ŝia lando kaj la deziron enprofundiĝi en la fascinan mondon de kalkulado helpe de Sorobano.
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prezidanto), Mireille Grosjean (vicprez.), Christophe Chazarein, Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Rob Moerbeek. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: Mireille Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Goro Kimura, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat. Estrare: Gong Xiaofeng „Arko”, Ivan Colling.
Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la Jarlibron de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Arina Osipova. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill. kaj aliaj
Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro.
IPR 16/341
— página 42 del PDF —
Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr, Jean-Pierre Boulet, Pascale Voldoire. kaj aliaj
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEIkonto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140 [baldaŭ venos nova adreso!], BE-2000 Antwerpen, Belgio, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, <moerbeekr@gmail.com>. Ni fermis la nunan numeron la 5-an de septembro 2016, redaktofino por la sekva numero: la 31-an de oktobro 2016.
IPR 16/342
— página 43 del PDF —
Grupo de konferencanoj dum urborigardado en Nyíregyháza (vd. p. 4)
Parto de LKK-anoj de la 49-a Konferenco en la ferma ceremonio IPR 16/343
— página 44 del PDF —
2008
2015
IPR 2016/4
— página 1 del PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 46 – trimonata
16/4
Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Luiza Carol Jindřiška Drahotová Paulo Freire Mireille Grosjean Zsófia Kóródy Ilona Koutny Viktor Lufimpu Stefan MacGill Radojica Petroviĉ Martin Strid
— página 2 del PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN): …………………………………………………………………. 3 Martin STRID: Paŝante kantu poemojn por enkapigi lingvon ……………………………. 4 Zsófia KÓRÓDY: AGEI (la ILEI-sekcio kun historio nuntempo kaj estonto) ………. 15 Jindřiška DRAHOTOVÁ: Ĉeĥa paradizo ………………………………………………………… 19 Viktor LUFIMPU: Necesas profesia instruado en Afriko ………………………………….. 20 Programo de la Jaro de la Lernanto ……………………………………………………………… 21 Luiza CAROL: Dek jaroj en Esperanto-lando ………………………………………………… 27 Paulo FREIRE: Instruista trejnado ……………………………………………………………….. 29 Prestiĝa premio por prestiĝa pedagogo (Mireille GROSJEAN)…………………………. 31 Rekorda sesio en UAM, Poznano (Ilona KOUTNY) ………………………………………… 33 Renkontiĝo de esperantistaj familioj, 2017 (Radojica PETROVIĈ) ……………………. 34 Instruista Trejnado: Modula Instruista Trejnado (Zsófia KÓRÓDY)…………………. 35 Kiel ILEI sukcesas helpi al ĉiuj kolegoj en la mondo (Mireille GROSJEAN)……….. 36 Por via notlibro (Stefan MACGILL) ……………………………………………………………… 37 La 50-a kongreso de ILEI (informoj, aliĝilo) (Radojica PETROVIĈ) …………………. 38 Informoj pri ILEI ………………………………………………………………………………………. 41
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>. Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Rilatoj kun UNESKO kaj FIPLV. Observanto de ILEI ĉe UEA. Informado al ekstero. Ekzamenoj. Vicprez.: GONG Xiaofeng „Arko”, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. <arko.gong@qq.com>. Universitata agado. Sekretario: Emile MALANDA NIANGA. P. O. BOX 2787 Cape Town 8000, SudAfriko. <emalandan@yahoo.fr>, <ilei.sekretario@gmail.com>. Kontakto kun sekcioj. Koleghelpa Kaso. Vicsekr.: Elena NADIKOVA. ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Eo-centroj. Estrarano pri financoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Kongresoj de ILEI, rilatoj kun TEJO, retaj aferoj, „Interkulturo”. Estrarano: Ivan COLLING. Cx.P. 1701, Ag. Mal. Deodoro, Curitiba, PR. BR-80011970, Brazilo. <iecolling@yahoo.com.br>. Universitata agado.
IPR 16/42
— página 3 del PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario, vic-prez. de UEA Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1
AdE – Akademio de Esperanto
Sur la eksteraj kovriloj: fotoj pri nia kongresurbo Busan
Enkonduko Karaj legantoj, Ni ĉendancu tra ĉi tiu numero de Internacia Pedagogia Revuo kaj ni eksciu multon. Pri kursoj kaj renkontiĝoj, pri akiro de profesiaj kapabloj en Afriko, pri la brazila pedagogo Freire, pri lertigado de geinstruistoj en Poznano, Pollando, pri prestiĝa premio por D-rino Katalin KOVÁTS, pri internaciaj kunvenoj en Israelo kaj finfine sed tute centre pri la evoluo de la Jaro de la Lernanto! Nia revuo estas nia ligilo; mi dezirus, ke ĝi nutru nin kiel umbilikoŝnuro. Kompreneble la fontoj por trovi informojn, sciojn kaj rimedojn en rilato kun pedagogio abundas en bibliotekoj kaj en la Reto. Tamen mi povas imagi, ke en kelkaj landoj sudaj pluraj kolegoj niaj voras la revuon, ĉar ĝi estas eble la sola fonto por legi pri pedagogio, pri instruado, pri spertoj de gekolegoj. Fonton valoregan ni havas: edukado.net. Ne nur ni membroj de ILEI suĉas el tiu fonto, alia instanco volis substreki la altnivelan laboron de Katalin KOVÁTS; temas pri la urbo Aalen, Germanio, kiu aljuĝis al ŝi la FAME-kulturpremion. Gratulon Katalin! Mireille GROSJEAN Prezidanto de ILEI
IPR 16/43
— página 4 del PDF —
Paŝante kantu poemojn por enkapigi lingvon aŭ: Feroan dancon baladan svati al Esperantujo de Martin STRID (Svedio), martin.strid@gmail.com Pri la aŭtoro Martin STRID estas svedespo1 de tridek jaroj kaj patro de denaskaj espoj. Inĝeniere li laboras pri medioprotektado en ŝtata agentejo por svedaj vojaro kaj fervojaro. Amatore popolmuzikas precipe per violono kaj kantado. Inventis interalie tajpe muziknotan metodon „tonsilaboj” kaj fonetikegajn „langolajn signarojn” rapidskriban, gestolingvan k.a.. Gvidas aŭtokooperativon en sia urbo Borlänge, aktivas politike kaj membras en Pasporta Servo. Resumo Multjarcenta kutimo ĉendanci baladojn vivas en la Feroaj Insuloj plu. La feroa lingvo estas pranorvega dialekto kiu saviĝis kaj daŭre viglas danke al sia balada kulturo. De tiu lingvofirmiga potenco de la feroa danco povos profiti ankaŭ la lingvo Esperanto. Kompare kun aliaj specoj de danco, la feroa havas plurajn avantaĝojn por la Esperantomovado. En kombino kun karaktero feroa de baladaj strofoj, ĝi donas eblon instrui kaj vivigi kaj nian lingvon kaj nian poezian literaturon kaj nian movadan historion en tre ĝuinda maniero. Ĝis nun baladiĝis centoj da esp-aj poemoj kaj kantoj. Jam temp’ esta’ lanĉi ĉi „novan” (por ni) fenomenon en la internacian kulturon.
Baladojn dancu feroe En la ILEI-konferenco en Nyíregyháza en aŭgusto 2016 prezentiĝis ĉi rubrika ideo kaj la fenomeno de feroa danco. La prelegon „Feroaj Insuloj, balada kulturo kaj Esperanto” multaj konferencanoj maltrafis pro aliaj samtempaj aranĝoj. Laŭ peto de la redaktisto de Internacia Pedagogia Revuo, jen estas resumo skriba pri ĝi. 1
Svedespo = sveda esperantisto (etno- aŭ lingvosufikso)
IPR 16/44
— página 5 del PDF —
Ferooj estas insularo kruta en Atlantika Oceano kun kelkaj tutmonde unikaj kulturaj fenomenoj. Unu el tiuj estas la vivanta kutimo ĉendanci baladojn. La feroa lingvo dum jarcentoj, sub la rego de la dana, travivis sur Feroaj Insuloj malgraŭ eksteraj influoj kaj lingva premo. Unu grava faktoro por pluvivigi kaj konservi la feroan estis ĝia balada kulturo. La feroa estas malgranda lingvo. Esperanto estas maldensa lingvo. (Aŭ pli precize: La lingvanaroj estas malgranda kaj maldensa.) Ambaŭ lingvoj bezonas atenton, apogon kaj klopodon por daŭre evolui. Tiaj baladaj ĉendancoj kiuj helpis savi la feroan lingvon, povos fortigi ankaŭ Esperanton. Kantante baladon oni ekzercas la lingvon. Lerni kaj parkerigi baladan tekston estas bona helpilo por lerni kaj memori la lingvon. Enkonduko de feroa danco en Esperantoeventojn signifos pliriĉigon de la Esperantokulturo, pliproksimigon de espa poezio al la espa popolo kaj amuzan metodon por plifirmigi Esperantajn lingvokonojn. Scio pri grandaj partoj de la pasinteco de Esperanto mankas al multaj espoj. Per kelkaj trafaj baladoj instruaj ni povus pli bone konatiĝi kaj familiariĝi kun nia movada historio. Feroa danco havas ankaŭ aliajn avantaĝojn precipe por Esperantujo, kiujn al vi, pluleganto baldaŭ mi prezentos. Do, la esenco de jena lanĉo estas enkonduki tiun ĉi novan kulturan fenomenon en la internacian movadon. Feroaj Insuloj Feroaj Insuloj situas en la norda parto de la Atlantika Oceano, meze inter Islando, Norvegujo kaj Skotlando – sur la mapo en la ruĝa cirklo. Feroaj Insuloj estas aŭtonoma regiono de Danujo sed ne membras en Eŭropa Unio. Estas loĝantoj preskaŭ kvindek mil sur dek ok insuloj. La ĉefurbo Tórshavn havas dek sep mil loĝantojn. Al la insuloj skandinavoj ekde la jaro 850 venis. La liberan respublikon paganan anstataŭis norvega rego en la jaro 1035, la Kalmara unio inter Danujo, Norvegujo kaj Svedujo en 1396 kaj dan-norvega regno en 1523. De post la paco en Kiel en 1814, Feroaj Insuloj IPR 16/45
— página 6 del PDF —
estas parto de la reĝlando Danujo. La loĝantoj parolas dialekton de antikva norvega lingvo, kiu (skribe) interkompreneblas kun la islanda. (Feroanoj komprenas la parolatan islandan, sed islandanoj ne tuj komprenas la feroan). Al ilia kultura heredaĵo apartenas malnovaj baladoj de ĉirkaŭ sepdek mil strofoj. Rakontas historion balado Historiistoj certas, ke baladojn eŭropanoj multloke ĉendancis jam en la 14-a jarcento. Sed kiom longe ĝis tiam, oni ne scias. La plej multaj strofoj de baladoj feroaj forme similas al pranordujaj poemoj en la metriko „ljóðaháttr”, ekzemple Havamal („Altula Parolo”) el la pagana epoko, kies ambaŭ tradukojn trovu ĉe nia retejo (L1). Inter malnovaj baladoj, kiujn oni ĝis hodiaŭ dancas en Feroaj Insuloj, ni povas mencii kelkajn, kiuj estas jam tradukitaj en Esperanton. Tri el ili temas pri Sigmund, kiu kristanigis Feroajn Insulojn en la deka jarcento. Mia plej ŝatata estas la Bresta balado, suka rakonto pri brava kuraĝo, ŝafĉaso, rokkrutaĵoj, mara vetkuro, mortbatalo, perfido kaj orfiĝo. Alia, la Jalgrima balado, rakontas la finan lukton de la lasta libera ĉefo en Bjarmalando, kiam la reĝo Harald la Belhara unuigis Norvegujon ĝis la Blanka Maro. La Vilmunda balado temas pri aventuro ĉe sveda reĝo en la Garda Regno, okajarcenta embrioj de la hodiaŭaj Ukrainio kaj Rusio. En la balado de Virgar ni sekvas batalulon aŭdacan ĝis la burgo de Bern, en la eŭropa Epoko de Popolmigradoj (2a-5a jarcentoj). Aparte atentindas la balado Petro sinjor’ kaj Elinborg, kiu, kvankam ĝi estas mezepoka, prezentas virinon tiom kuraĝan, vole fortan kaj entrepreneman ke ŝi povas esti heroino modela por feministoj hodiaŭaj. La Roncevala batalo, kiun mi ankoraŭ ne tradukis, estas la feroa versio de la fama balado La kanto de Rolando. Ĝi rakontas pri lukto inter frankoj kaj eŭskoj en la jaro 778a en Pirenea Montaro sed estas verkita jarcentojn poste. La aliaj baladoj troveblas en nia retejo http://tretis.tone.se, klaku al «Legu en esperanto», klaku al „Baladoj”, glitu malsupren al „Tradukitaj” kaj „El feroa”. Kial kaj kiel ili dancas baladojn? Feroanoj ĉendancas feste, festene kaj ĉe aliaj okazoj, kiam kolektiĝas multaj homoj. Tradicie en vilaĝoj tio estas la «pinta» maniero ĝoji kune. Nuntempe IPR 16/46
— página 7 del PDF —
oni ĉendancas ankaŭ en dancokluboj (L2) kaj kelkaj bazlernejoj dediĉas ĉiujare tagon al baladaj dancoj (L3). Krom ĝuon, baladoj komunikas rakontojn, fortigas la senton de kuneco en la komunumo kaj funkcias kiel „bastiono” de la lingvo. La rakontoj estas dramaj kaj interesaj kaj meritas aŭskulton. En la moderna tempo la tekstoj estas ĝenerale haveblaj, sed tradicie ili estis diversagrade atingeblaj – foje iu balado „apartenis” al certa familio, en kiu ĝi herediĝis kaj oni dancis ĝin eble eĉ nur unu fojon jare, por ke aliaj homoj ne povu lerni ĝin. Male, ĉe popularaj baladoj multaj el la dancantoj scias parkere pli-malpli la tutan tekston kaj kunkantas. Dum la danco novaj homoj povas eniri en la ĉenon, kaj oni povas eliri el ĝi eĉ meze en balado. Dancas ne nur kampuloj kaj vilaĝanoj. (La virino meze en la dekstra foto estas la reĝino de Danujo.) Oni ne bezonas ilojn. Ĝenerale en feroa danco estas nek muzikinstrumentoj nek elektraj mikrofono, laŭtparolilo kaj simile. Sufiĉas bona planko (eĉ foje ne, nur natura tero), agrable milda lumo kaj dancemaj homoj. Kaj baladestro! La plej grava persono en ĉendanco estas la baladestro. La baladestro estas iu, kiu parkerigis la baladon kaj „posedas” ĝin – regas ĝiajn etoson, rapidon, tonalon kaj vicordon de strofoj. En ĉiu strofo, neniu krom la baladestro kantu la unuan vorton. Lerta baladestro povas aldoni aŭ forpreni strofojn depende de la etoso. La baladestro povas havi apud si apoganton, kamaradon, kiu ankaŭ parkerigis kaj voĉe fortigas – kvazaŭ vivanta laŭtparolilo. Baladestro devas koncentriĝi, do oni ne ĝenu kaj ekzemple ne enĉeniĝu ĝuste apud la baladestron. Ĉiu balado devas havi sian baladestron; dum la ĉeno dancas unu baladon post alia, oni ŝanĝas de unu baladestro al alia. IPR 16/47
— página 8 del PDF —
Baladestro ne devas kapabli bele kanti. Sufiĉas laŭte kaj ritme paroli, tiel ke ĉiuj aŭdu la vortojn. Baladestroj feroaj estas diversaĝaj, kaj maljunaj kaj junaj, kaj ĉirkaŭ triono el ili estas virinoj. En malnova tempo oftis homoj, kiuj parkeris milojn da strofoj. Ĉeno serpentumas Dancoĉeno feroa tre malofte estas cirklo, kaj neniam granda cirklo. Pli similas ĝi al „kolbaso”, iom kunpremita kun pluraj kurboj kaj eĉ branĉiĝoj (L4). Rimarku en la filmeto kiel la ĉeno fluas kaj ĉiam ŝanĝetas siajn lokon kaj formon. Rimarku ankaŭ kiel pli da homoj enĉeniĝas dume. Grave estas ne havi grandan distancon de vidalvidaj dancantoj; oni ja volas esti kune kaj proksime, rigardante unu la aliajn. Longa ĉeno multfalde povas tute plenigi la dancoplankon, se tiomas da homoj. Tiajn faldojn brust-albrustajn kaj dors-aldorsajn ebligas la tre fleksebla manteno [vd la desegnaĵojn de la aŭtoro – NdlR] Dum la danco oni laŭvice renkontas la aliajn dancantojn en la ĉeno, unu post alia, vizaĝ-al-vizaĝe – ĉu ne ideala moviĝo por interkona vespero? La paŝoj estas simplaj, do facile memoreblas kaj lerneblas por homoj el diversaj kulturoj: paŝu per ambaŭ piedoj du fojojn maldekstren, unu fojon dekstren, ripetu ĝis finiĝas la balado. Feroe danci povas ĉiu kiu kapablas piediri. La ĉeno ne estas pariga kaj sendependas je aĝo, sekso, sportemo aŭ eĉ vidkapablo: jena filmeto (L5) montras dancon feroan en Svedujo, kies unu dancanto estas tute blinda. Sed ĉu vi povas diveni kiu el ili estas la blindulo? Ĉendanco vere ĉiam povas esti la kulmino de evento, kiel montras ĉi sekvaj filmetoj: en konferenco juna virino dum paŭzo estras la baladon Drako Longa (L6). Post suneklipso fariĝas pluraj ĉenoj en ĝin spektinta homamaso IPR 16/48
— página 9 del PDF —
tiom granda, ke la baladestrino uzas mikrofonon (L7). Ekskursanoj al neloĝata insulo Malgranda Dujmo grimpintaj sur ĝian supron dancas la Brestan baladon, kies historio okazas parte sur tiu insulo (L8). Ĉiam estas loko por plia homo en la ĉeno. Feroaj baladestroj opinias ke la ideala nombro da homoj en ĉeno estas inter dudek kaj cent dudek. Sed oni povas esti inter tri kaj plurcent. La karaktero de feroaj baladoj Balado estas rakonto, kiun oni dancas. Feroa danco havas ununuran muzikilon: la homoj mem. Se oni uzus aliajn muzikilojn ol la homajn voĉojn kaj piedpaŝojn, estus pli malfacile aŭskulti la rakonton ĉar oni ne povus tiom klare aŭdi la vortojn. La dancantoj emfazas la ritmon per siaj korpaj movoj, svingaj manoj kaj foje stamfoj. Dum skandinavaj baladoj ĝenerale havas inter sep kaj dudek strofojn kaj malofte pli ol tridek, feroaj havas multajn – kutime inter kvindek kaj cent, foje plurcent. Rakontiĝas ja historioj aventuraj. Feroe la rekantaĵo plej ofte estas la pli longa parto de ĉiu strofo, kaj ĉiustrofe sama. Ĝin ĉiuj kantas. Tio ebligas al la dancantoj multe kunkanti kaj senti sin plene partoprenantoj. Ĝi ankaŭ donas tempon al ili por pripensi la ĵus diritan strofon kaj al la baladestro por ripozigi sian voĉon – eĉ iom trinki – kaj rememori la sekvan strofon. La nombro da paŝoj en strofo – kaj en verso – ofte estas malpara, eĉ primo. Feroa danco havas ses paŝojn (liven2, ambaŭ piedojn, dufoje, poste dekstren ambaŭ unufoje) kaj ĉiu strofo havas ekzemple 29 paŝojn, aŭ 31. Do iun strofon oni komencas per certa paŝo (el la ses dancopaŝoj) kaj la sekvan strofon per alia paŝo. Tio povas esti malfacila por kelkaj komencantoj, sed aŭtomatiĝinte tia paŝado donas al la danco pli pelan fluon, kvazaŭ nehaltigebla rivero. Krome ĝi ebligas al baladestro lerte manipuli la takton tiel ke iu forta piedstamfo venu ĝuste sur certa vorto en la dramo. Kaj se iu iam stumblas sur la teksto (kio ja povas okazi), la baladestro povas tuj daŭrigi 2
Liva = maldekstra
IPR 16/49
— página 10 del PDF —
sian kantadon sen atendi „ĝustan baton en la takto” aŭ „ĝustan paŝon en la danco”. Kial ĝuste ĉi tiu danco estas bona ĝuste por Esperantujo? De feroa danco resumu ni la bonojn kiuj plej gravas por niaj movado kaj eventoj: Komuna ĝojo kaj kuneco, Lingvaj ekzerco kaj firmigo, Bonaj historioj, Interkoniga ĉeno, Simplaj paŝoj, Sen teĥnikaĵoj, Danco malferma por ĉiuj. Nu, bone, sed kial precize la feroa maniero danci estu modelo nia? – Ĉar tiu maniero estas elprovita dum jarcentoj kaj ĝis hodiaŭ tre bone funkcias. Ĝi aspektas simpla, tamen kiam oni studas ĝiajn detalojn oni malkovras neatenditajn avantaĝojn, el kiuj la ĉefajn koncize priskribi mi provis en ĉi supraj ĉapitroj. Vizio Mi havas revon. Mi volas dividi ĝin kun vi. Jen: Plej multaj espoj scias kaj ŝatas danci feroe. Ĉiu dua aŭ tria espo estas taŭga baladestro kaj oftas homoj kiuj majstras plurajn baladojn, eĉ longajn. Feroumo estas kulmino de multaj diversaj Esperantoaranĝoj – internaciaj kongresoj, lokaj kunvenoj, junularaj tendaroj kaj familiecaj renkontiĝoj. Antaŭ eventoj oni eĉ anoncas, kiuj fame konataj baladestroj aliĝis. Tiaj baladaj ĉendancoj allogas ĉiam pli da homoj al nia movado, fortigas ĝian senton de kunesto kaj kunfarado kaj altigas la lingvonivelon de espoj ĝenerale. Per la baladaj rakontoj homoj komprenas la mondon iom pli bone, inspiriĝas al aktualaj defioj kaj ĝojas kaj ridas kune. Esperantistojn oni rimarkas per tio, ke „ho, estas tiuj kiuj ĉendancas baladojn”. – „Ankaŭ mi volas tion! Ĝi aspektas tiel mojose.” – „Ĉu?” – „Jes!” – „Do lernu Esperanton.” IPR 16/410
— página 11 del PDF —
Kaj oftiĝas la kutimo ke ekzameno en Esperantokurso konsistas el tio, ke ĉiu lernanto mem elektas, parkerigas kaj estras en feroa danco baladon. Tiel eĉ timiduloj kuraĝiĝas por havi fortan voĉon kaj eldiri ne nur poemon sed ankaŭ sian opinion, eĉ pri lingvaj kaj aliaj homaj aferoj, eĉ inter fremduloj. Kiel ekhavi baladojn Oni devos ja havi ion por kanti ĉendance. Estas tri manieroj provizi nin per la bezonataj baladoj: Traduki kanton el alia lingvo, Verki novan rakonton (heroan), Baladigi ekzistantan poemon. En 2014 mi komencis traduki el la feroa la Sigurdan baladon, poste la baladon Drako Longa [vd la desegnaĵon de la aŭtoro – NdlR], la Brestan baladon kaj kelkajn pli. La fabelo de Sigurd bildiĝas sur miljaraj runŝtonoj en Svedujo. La Drako Longa temas pri batalo en la jaro 1000 kiam la reĝoj de Danujo kaj Svedujo kune venkas la reĝon de Norvegujo. La Bresta balado rakontas la tagon, kiam Sigmund naŭjara perdas siajn patron kaj onklon en subita atako. Plu mi pensis: Kial ne verki novajn baladojn, pri herooj de la Esperantomovado? La unua tia estas la Valdemara balado. Ĝi temas pri la frua pioniro Valdemar Langlet kaj prezentiĝis en kongresoj en 2015; la Sveda Esperanto-kongreso en Upsalo kaj la UK en Lillo. Verkante novan baladon heroan en Esperanto oni povas rakonti la historion de homo memorinda, gravan okazon en nia historio aŭ fenomenon specifan por Esperantujo. Dramigu per dialogoj. Rakontu la „faktojn”, kio okazas kaj kion la homoj diras, anstataŭ iliajn pensojn kaj sentojn. Ne abundu malgravaj detaloj kaj nomoj nek longaj priskriboj. IPR 16/411
— página 12 del PDF —
La kerno de balado estas ĝia rakonto. Mi faris por mi regulon ke balado havu minimume kvin strofojn, kun ripetado kaj / aŭ rekantaĵo. Se estas malpli da strofoj, la rekantado ne havas sencon. Por baladigi poemon, oni: Trovu baladigindan poemon, Trovu aŭ komponu melodion takte taŭgan, Trovu aŭ verku rekantaĵon konvenan, Kantu ĝin en feroa danco! Forirante de UK en Lillo en aŭgusto 2015 mi jam sciis ke mi verku libron pri feroa danco kaj kolektu por ĝi baladojn. La aktuala labornomo de tiu nova verko estas Baladojn dancu feroe (BDF). Estas tiom da poemoj! Ĝis novembro 2016 estas kvarcent baladoj faritaj kaj ankoraŭ multaj poemoj kolektitaj baladigotaj. Ili longas de kvin ĝis pli ol kvarmil strofojn, aŭ inter unu minuto ĝis tridek sep horoj, originalaj kaj tradukitaj, novaj kaj antikvaj, dramaj, humuraj, tragediaj, instigaj kaj aliaj, grandparte ĉerpitaj el nia literaturo. Tiuj kiuj jam havas melodion kaj rekantaĵon, troveblas sur la paĝo Baladoj en la retejo http://tretis.tone.se. Supre sur tiu retpaĝo estas tekstoj de unuopaj baladoj por preso (klaku sur la &-signo). Malsupre estas kajeroj kun baladoj vicigitaj laŭ longo (nombro da paŝoj) kaj fine estas kajero enhavanta registrojn de baladoj, tekstoj, melodioj, verkistoj ktp. Unue mi pensis, ke mi devos iom elekti kaj sarki, kiuj poemoj taŭgas enhave kaj stile por esti baladoj. Sed poste mi tiun penson forlasis kaj nun juĝas nur laŭ metrika reguleco (samformeco) kaj nombro de strofoj. La celo estas ke ĉiu esperantisto povu serĉi mem kaj trovu plaĉan tekston laŭ sia propra gusto. Kion kanti – kie komenci? Tamen iom da sugestoj mi ŝatas doni por via komenco: El originale Esperantaj baladoj komencu per „Ezopa Saĝo” de Kalocsay. Tie estas kvindeko da mal- kaj mezlongaj fabloj amuzaj kaj moralinstruaj. Mi donis al kelkaj feroajn melodion kaj rekantaĵon kaj por aliaj komponis novajn. Kvar el ili mi parkerigis mem kaj kutimas fini mian prelegon per „Hermes kaj la lignohakisto”.
IPR 16/412
— página 13 del PDF —
Amuzajn historiojn havas Berndl, ekzemple „La portreto”, Cezar, kies „Ĉe kuracisto Zamenhof” jam estis ĉendance sukcesa, Gazda, rigardu na3 „Balado pri la morto de dek-du-kapa drako”, kaj Schwartz, inter kies multaj ridigaj mi mencias na „La diversaj aĝoj de l’ homo”. Tre indas ankaŭ tradukitaj el la ĉeĥa „La bapto de caro Vladimir” kiun verkis Havliček Borovský (mi ege sopiras ke iu – eble vi? – parkerigu ĝin por ke ni povu ĝui ĝin en ĉendanco!), el la norvega la mallonga „Ĥolera kanto” de Prøysen, kiu tuj fariĝis populara en espa rondo, kaj el la rusa „Car’ Nikita kaj kvardek liaj filinoj”, fantastika historio de Puŝkin. Inter pli serenaj baladoj mi proponas unue poemojn de Devjatnin kaj Schulhof. Aliaj atentindaj (inter tiuj kiujn mi ĝis nun baladigis) estas de Grabowski, Ĥoĥlov, Kalocsay, Piron kaj Zamenhof. Tradukojn dancindajn trovu jam nun el la angla, ĉina, slovaka kaj kelkaj aliaj lingvoj. Svedajn baladojn havas ni amase, tre diversetosajn, kaj mezepokajn kaj pli modernajn. Multajn el ili mi jam sukcesis ligi al muzikaj filmetoj, per kiuj vi povas taksi kiujn el ili vi ŝatas. Taŭgaj por infanoj estas, krom Ezopa Saĝo, la baladoj de Jung kaj Nenjo Rimanto kaj fabeloj el Ĉielarko de Baghy. Al tre ambicia baladestro, kiu volas entrepreni longegan epopeon oni povas proponi la polan „Sinjoro Tadeo”, la kartvelan „Kavaliro en tigra felo”, la hungarajn „Toldi” kaj „Johano la Brava” kaj estonte la sudamerikajn „La Luzidoj” el la portugala kaj „Martín Fierro” el la hispana (ĉi-lastaj du en ĉiskriba momento ankoraŭ ne baladiĝis). Kaj kiam ni jam fariĝis multaj feroe dancantoj kantemaj, ni ĉendancu ĉiuj kune Interkonan baladon, por kiu ĉiu partoprenanto verku, laŭ donitaj ekzemploj, unu strofon pri si – kaj kantu ĝin mem. Do: Elektu vian propran baladon! – Prenu tiun, kiun vi mem plej ŝatas! Aliĝu – ni bezonas vin! Por ke balada kulturo kun feroa danco fariĝu realo en Esperantujo, ni bezonas Dancemulojn Baladestrojn Kuraĝon! 3
Na = akuzativa montrilo
IPR 16/413
— página 14 del PDF —
Ni lernu danci… teni, ĉeni, en- kaj eliri, paŝi, rekanti… En kiel eble plej multaj Esperantoaranĝoj estu feroa danco, minimume unu horon por evento kaj ideale inter unu kaj du horojn ĉiutage. Partoprenu ankaŭ vi tiun feroan dancon kiam ŝancon vi havos. En la ĉenon venu kaj ĝuu la rakontojn kaj rekantojn! Dancu tiom ke vi lernu, alkutimiĝu kaj eĉ kapablu instrui. Provu ankaŭ mem lerni baladon, por ke vi povu estri ĝin en danco. Elserĉu vian preferan baladon (L9). Komence elektu mallongan, per kiu vi certe sukcesos. Post kiam vi tralegis ĝin, komprenis la rakonton kaj aŭskultis ĝian melodion, ripetu ĝin al vi mem ĝis vi komencas scii ĝin sen legi la tekston. Daŭre ripetu – prefere vi kantu laŭte kaj samtempe paŝu dance – ĝis la balado bone sidas en via kapo. En la verko BDF, trovebla en la balada retejo, estas ĉapitro ĉekomenca, kiu temas pri metodo parkerigi. Krei ni volas reton da baladestroj kaj homoj, kiuj emas fariĝi baladestroj, por ke ni povu apogi unu la alian. Kontaktu nin kaj ni helpos vin! Ek! Retaj referencoj kaj literaturo Librojn pri baladoj kaj ĉendancoj en la internacia lingvo mi ne sukcesis trovi. Ankaŭ en naciaj lingvoj ŝajnas manki libroj pri balada kulturo el matematika kaj „socio-teĥnika” perspektivoj. L1 = Retejo de Tretis, baladigita poemo Havamál, http://tretis.tone.se/t%20Havamal.pdf L2 = La dana-feroa balado Signhild Fiera, https://www.youtube.com/watch?v=DXN1c11ZyqI (8:14) L3 = La feroa balado Petro Sinjor’ kaj Elinborg, https://www.youtube.com/watch?v=a8XeERcjbb8 (5:26) L4 = La Sigmunda balado pli nova, dua parto, https://www.youtube.com/watch?v=3NMUn-92vo8 (3:31) L5 = La sveda balado La serpentego, https://www.youtube.com/watch?v=fQwpAdtKZ1k (3:27) L6 = La feroa balado Drako Longa, https://www.youtube.com/watch?v=abmpV57605E (2:04) L7 = La feroa balado pri Flóvin Bænadiktsson, https://www.youtube.com/watch?v=F5vhJXQqmKI (1:57)
IPR 16/414
— página 15 del PDF —
L8 = La Bresta balado https://www.youtube.com/watch?v=FRgzYf0H1tQ (1:13) L9 = Retejo de Tretis, balada paĝo, http://tretis.tone.se/pag.php?jen\&lng=eo . Vikipedie aliru kapvorton „Feroa ĉendanco”, https://eo.wikipedia.org/ Baladoj sur poŝtmarkoj: https://commons.wikimedia.org/wiki/Faroese\_ballads Balado rokmuzike: https://www.youtube.com/watch?v=BJ–Uw7a0tk
Feroumu!
Germanio: AGEI (la ILEI-sekcio kun historio, nuntempo kaj estonto) de Zsófia KÓRÓDY, prezidanto de AGEI En tiu ĉi jaro (2016) ni festas etan jubileon de la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI, Verband Deutscher Esperanto-Lehrer – VDEL): antaŭ dek jaroj, en julio 2006 ĝi estis novfondita kaj fariĝis jura persono kun sidejo en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo. Mi fariĝis sekciestro kaj en 2008 ĝi ekhavis novan statuton. Post kelkjara antaŭa malstabila stato kaj neordigitaj rilatoj kun ILEI ĝi refortiĝis sub mia gvido kaj fariĝis la plej multnombra landa sekcio de ILEI. Tion superis nuntempe Ĉinio, kie la membraro de la landa instruista sekcio rapide kreskis en la lastaj kelkaj jaroj. Antaŭ ol rigardi niajn nuntempajn agadojn jen mallonga historia rerigardo. Historio Parolante pri la historio de Esperanto-instruado en Germanio ni devas mencii la rolon de Germana Esperanto-Instituto (GEI). Ĝi estis fondita en 1908 post la 4-a UK en Dresden kiel Saksa Esperanto-Instituto kaj havis la celon prizorgi tradukadon el diversaj lingvoj al Esperanto, konsili al germanaj Esperanto-uzantoj kaj certigi altnivelan instruadon de Esperanto. Ĝi eldonis instrumaterialojn, prizorgis sian grandan bibliotekon kaj unu el la ĉefaj taskoj estis ekzamenado. Ĝis 1923 ĝi atingis tutgermanian gravecon, reprezentis ankaŭ la instruistaron kaj agadis por la plivastigado kaj oficialigo de Esperanto-instruado en lernejoj kun bona rezulto ĝis la malfondo la 31-an de decembro 1936. IPR 16/415
— página 16 del PDF —
En la Esperanto-arkivo de Interkultura Centro Herzberg la plej malnovaj dokumentoj pri germanaj instruistaj asocioj estas el 1930. Laŭ tio la Esperanto-Unuiĝo de Germanaj Instruistoj (EUGI, EsperantoVereinigung Deutscher Lehrer) en tiu jaro organizis sian jarĉefkunvenon dum la 20-a Germana Esperanto-Kongreso (GEK) en Hamburg. En alia dokumento same el 1930 la Esperanto-Unuiĝo de Saksaj Instruistoj raportas pri kresko de la membronombro de 380 al 433, do 53 novaj membroj en unu jaro, pri celaro por interpopola kompreniĝo citante vortojn de Zamenhof: „por la mondlingva movado ni ne volas revi, sed labori”. Post la 2-a Mondmilito, la 9-an de januaro 1948 nova Germana EsperantoInstituto estis fondita en München, kiu bone kunlaboris kun Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝiajn statuton kaj diplomojn agnoskis la Bavara Ŝtata Ministerio por Instruado respektive la Universitato de München. Samtempe en la 50-aj jaroj fortigis sian agadon la instruistoj en EUGI, kiu havis la plej aktivajn landajn sekciojn en Hessen (Hesio) kaj Bayern (Bavario), kaj modelan fakan laboron faris en Niedersachsen (Malsupra Saksio) la t.n. Arbeitsgemeinschaft der Esperantolehrer. Tiu Laborkomunumo regule organizis Esperanto-kursojn kaj fakseminariojn por instruistoj, ricevis ministerian subvencion por pluklerigado kaj la trejnitoj trapasis Esperanto-instruistajn ekzamenojn de GEI ekde 1950. La jarĉefkunveno de EUGI regule okazis dum la ĉiujara Germana EsperantoKongreso (bv. atenti, ke pro la politika dividiteco de Germanio ni parolas pri agadoj en la okcidenta parto, do en la Federacia Respubliko de Germanio). La asocio strebis atingi, ke Esperanto estu elektebla lerneja fako kaj ke multaj instruistoj havu fakan diplomon pri Esperanto-instruado. Laŭ raporto de julio en 1959 EUGI havis 172 membrojn, el inter kiuj multaj gvidis kursojn en lernejoj kaj en la t.n. Popolaltlernejoj (Volkshochschule) ili instruis plenkreskulojn. La informadon servis regule aperigataj cirkuleroj kaj porokazaj alvokoj. Por eviti paralalecon de agadoj kaj konkuradon inter GEA, GEI kaj EUGI, la tri instancoj bone kunlaboradis kaj dividis inter si la taskojn. En 1967 GEI fariĝis parto de GEA kaj de tiam ĝi plenumas la organizadon de lingvoekzamenoj, ĝia biblioteko trovis novan hejmon en Aalen, EUGI restis jure memstara sub la gvido de Heinrich Müller el Hanovro kaj plej aktiva en la federacia lando Malsupra Saksio. Li regule organizis seminariojn kaj ekzamenojn por instruistoj kaj en la jarĉefkunveno en 1967 dum GEK en Hamburgo EUGI decidis fariĝi membro de la Internacia Laborrondo Sonnenberg kun la celo kunlabori en tiu organizaĵo. En 1968 la instruista asocio estis novfondita, akceptis novan statuton kaj ekagadis sub la nomo IPR 16/416
— página 17 del PDF —
”Verband Deutscher Esperanto-Lehrer” (AGEI, Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj). Sub la aŭspicio de la Edukministerio de Malsupra Saksio en 1968 tie okazis granda internacia Pedagogia Konferenco, organizita de Helmut Sonnabend (1924-1986), kiu ne nur estris AGEI sed eĉ fariĝis ILEI-prezidanto en 1973. Lerneja ekperimento, propedeŭtiko Post tiu historia enkonduko estas facile kompreni, ke Germanio, AGEI kaj pli precize la federacia lando Malsupra Saksio gravan rolon ludis ankaŭ en la internacia agado de ILEI, kiu jam de 1968 planis eksperimente pruvi la taŭgecon de Esperanto kiel ideala dua lingvo por homaj interrilatoj. Post kunvenoj kaj kunordigaj konferencoj ekz. en Maribor, Jugoslavio en 1974 ILEI en sia konferenco en la Internacia Domo Sonnenberg, Germanio, formulis la bazan principaron pri lernejaj eksperimentoj kaj tri lernejoj el Malsupra Saksio fariĝis partneroj de lernejoj el Bulgario, Hungario, Italio, Jugoslavio (1-a regiono) kaj el Belgio, Greklando, Francio kaj Nederlando (2-a regiono) en la dujara, kvinlanda esplorlaboro. Ĝi komenciĝis en 1975 kaj ĝin analizis FEoLL (Instituto pri Kibernetika Pedagogio) en Paderborn. En la fino de la 70-aj jaroj la ĉefaj agadoj rilatis al la internaciaj lernejaj eksperimentoj, eldono de lernmaterialoj, organizado de regulaj pluklerigaj seminarioj ĉefe en Sonnenberg (Malsupra Saksio), kaj provadoj je enigo de Esperanto-instruado en la lernejan sistemon. La rolo de Paderborn, de la tiea Esperanto-Centro kreskis pro la lerneja eksperimento, pro instalado kaj ekuzo de novaj teknikaĵoj, kaj ellaborado de nova instrumetodo kun programitaj lernmaterialoj (Hermann Behrmann: Esperanto-programita). Tie oni kolektis la jarkotizojn, dissendis IPR, vendis librojn, eldonis la AGEI-informilon „Esperanto in Schule und Universität”, varbis por partopreno en konferencoj, ktp. En 1981 Hermann Behrmann retiriĝis kiel prezidanto de AGEI, lin sekvis prezidantino Karin Ruff (ĝis 1986), poste srino Stefanie Tucker (ĝis 1992) kaj s-ro Michael Scherm (ĝis 2006). Pri ĉio detale raportis la „Cirkulero de AGEI, ILEI-Sekcio Malsupra Saksio”, de 1982 „de F.R.Germanio” kaj inter 1992-2005 la asocia gazeto „Esperanto kaj Instruado”. IPR 16/417
— página 18 del PDF —
Membraro, celoj Laŭ la Statuto de 1968 membro povis esti ĉiu, kiu estis interesita pri la disvastigo de la internacia lingvo Esperanto, finance subvenciis aŭ alimaniere subtenis la asocion. Ankaŭ la nova statuto de 2008 ne postulis de la membroj esti instruisto. AGEI estas komunutila ascio por la sekvaj agadoj: informi pri Esperanto en lernejoj kaj universitatoj enkadrigi Esperanton en lernejan lingvoinstruadon proponi al universitatoj kursojn kaj studmodulojn pri Esperanto proponi klerigadon de Esperanto-instruistoj kaj strebi al ŝtata agnosko ellabori kaj disvastigi instru- kaj ekzamenmaterialojn en Esperanto realigi Esperanto-ekzamenojn laŭ internaciaj niveloj kaj kriterioj esti parolpartnero por la Edukministerio pri Esperanto-instruado kunlabori kun internaciaj instruistaj Esperanto-organizaĵoj. La membronombro de AGEI estas ĝenerale stabila, tamen en la lastaj kelkaj jaroj montriĝis iom da malkresko ĉefe pro maljuniĝo kaj manko de entuziasma pli juna kolegaro. Agado, servoj La kunlaboro kaj kun GEA kaj kun GEI estas harmonia. De 2006 AGEI havas sian sidejon en Interkultura Centro Herzberg (ICH), Germana EsperantoCentro (GEC) en la Esperantourbo Herzberg am Harz kaj kun la aliaj organizaĵoj komune plenumas multajn taskojn, organizas Esperanto-kursojn, ekzamenojn kaj de GEI kaj de UEA/ILEI laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). La Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo sub la gvido de Peter Zilvar en kunlaboro kun AGEI ĉiujare 4-6 foje ofertas Studsesiojn por faka trejnado kaj pluklerigado de Esperanto-instruistoj kaj movadaj gvidantoj, ekde 2005 ĉiujare okazis tie pedagogiaj tagoj (TORPEDo Tradicia Oktobra Renkonto Pedagogia). Surbaze de la ĝisnuna sukcesa klerigado estas nun ellaborataj interretaj fakmaterialoj por nova Modula Instruista Trejnado (MITE). Malgraŭ plurlokaj klopodoj bedaŭrinde multe falis la nombro de lernejoj, kie Esperanto estas en iu oficiala formo instruata, tamen en universitatoj ni havas pli bonajn rezultojn ekz. en Leipzig, Emden, Wiesbaden, Stuttgart. Bonaj atingaĵoj en la lastaj jaroj estas por Esperanto-instruado ankaŭ la kunlaboro IPR 16/418
— página 19 del PDF —
kun neesperantaj fakorganizaĵoj, ekz. kun la plenkreskula klerigorganizaĵo en Malsupra Saksio (LEB, Ländliche Erwachsenenbildung) kaj en pluraj urboj en Germanio ankaŭ kun la Popolaltlernejoj (VHS, Volkshochschule). VHS en Malsupra Saksio ankaŭ donas kleriĝcelan laborforpermeson (Bildungsurlaub) por studemuloj, kiuj volas fariĝi Esperanto-fakuloj. Grava evento estis en julio 2013 la organizado de la 46a ILEI-konferenco en Herzberg am Harz/Sieber (106 aliĝintoj el 29 landoj), ja de 1974 ne okazis ILEI-konferenco en Germanio.
Ĉeĥa paradizo de Jindřiška DRAHOTOVÁ (Ĉeĥio), drahotova@esperanto.cz Ĉu mi iru al tiu „Ĉeĥa paradizo”, kiu eĉ proponas Esperanto-kursojn, kiam mi estos 90-jara? Jen ĉi sube raporto de Sinjorino Jindřiška DRAHOTOVÁ el Ĉeĥio. Ŝi priskribas sian agadon en maljunulejo. Eble niaj legantoj opinios, ke tia instruado estas tempoperdo. Laŭ mi ne. Unue legu, kaj vi ekscios, kiom tia lernado povas riĉigi la vivon de maljunuloj. Due bonvolu konsideri, ke tiuj entuziasmaj maljunuloj eble havas genepojn, kiuj aŭdos pri la ava/avina pasio kaj deziros ankaŭ lerni nian lingvon, vojaĝi kaj kongresumi per ĝi. Ni semu kaj semu! Mireille GROSJEAN, prez de ILEI Ekde la jaro 1995 okazas du foje jare (printempe kaj aŭtune) en la pensiono Espero en la malgranda vilaĝo Skokovy en la distrikto Mladá Boleslav semajnaj seminarioj. La plej proksima, la 44-a, okazos la 3-an de oktobro 2016. D-ro Jozefo HRADIL, kiu posedis la pensionon, estis la motoro de la loka movado. Esperantistoj venadis ankaŭ por kuracado, kaj ĝuis E-etoson. La doktoro mortis en la jaro 2008 kaj lia filo plu mastras la pensionon kaj volonte akceptas nian Esperantan grupon, malgraŭ tio, ke li ne kapablas paroli nian lingvon. La partoprenantoj de la seminarioj iom post iom ŝrumpas laŭnombre, venas proksimume 20 homoj, plejparte pensiuloj. Inter ili venas ankaŭ kelkaj eksterlandanoj kaj novaj interesatoj pri la lingvo por paroli. Laŭ bezono ni instruas en 2 aŭ 3 aŭ eĉ 4 grupetoj. Krom laboro pri la lingvo mem ni helpas konatigi partoprenantojn, helpas al ili labori per komputiloj kaj pri slojdoj zorgas artistino de popola manarto. La pensiono estas en la „Ĉeĥa paradizo” IPR 16/419
— página 20 del PDF —
en protektata pitoreska pejzaĝo, kiu proponas puran naturon kaj multajn proksimajn lokojn por ekskursi. Mi kreis por instrui propran materialon, kiam mi instruis la lingvon en bazkaj mezlernejoj en tempo ekster lernejaj horoj. Tion mi jam ĉesigis antaŭ du jaroj, ĉar la direktoroj ne volas akcepti min, ĉar mi ne havas pedagogian edukadon, krome mi mem jam iom kadukas. Prefere mi tradukas originalajn Esperantajn librojn al la ĉeĥa lingvo kaj prelegas en urba biblioteko pri diversaj temoj. Pro malfacila moviĝo niaj anoj korespondas inter si, ofte telefonas kaj retumas uzante nian lingvon. Ŝajnas al mi, ke Esperanto grave altigas la vivkvaliton de niaj anoj kaj utile plenigas ilian tempon. www.esperanto-aea.eu www.esperanto.wz.cz www.mlboleslav.cz/esperanto www.evinatelier.cz www.labutipirka.cz
Necesas profesia instruado en Afriko de Viktor LUFIMPU (DR Kongo), <viktorlufimpu@gmail.com> En multaj afrikaj landoj la gepatroj devas pagi lernejajn kostojn por ebligi al siaj infanoj eniri la lernejon. Nenio estas senpaga, ĉar tro ofte la instruistoj ne estas salajrataj de la Ŝtato, aŭ tro malregule. Tiaj elspezoj fariĝas pezaj por multaj familioj, kiuj ne havas konstantajn enspezojn. Post la lernado de bazaj konoj akiritaj en baz- kaj mez-lernejo la junuloj sin trovas antaŭ la problemo de profesia kompetenteco. Kiel akiri ĝin? Ĝenerale la sola solvo estas la ŝanco esti dungita de profesiulo, kun kiu oni iom postiome fariĝos sperta. Sed tio postulas multe da tempo, kaj ne estas alirebla al ĉiuj. Kiel en aliaj partoj de la mondo, elektristo, aŭtomobil-riparisto kaj laboristoj en similaj metioj bezonas specifajn konojn ekde la komenco de sia profesia kariero. Oni konas ekzemplojn de personoj, kiuj ne povis trovi dungon pro manko da minimuma sperto, kvankam ekzistis la bezono dungi. Aliflanke ni memoru pri la situacio de Suda Koreio tuj post la dua mondmilito: Ĉio estis rekonstruenda, sed la aŭtoritatoj unue vetis pri amasa kaj kvalita instruado al la infanoj kaj junuloj. Post multaj jaroj tia politiko daŭras, kaj ĉiu povas observi la nunan ekonomian potencon de tiu industria lando! Ankaŭ Afriko bezonas disvolviĝi!
IPR 16/420
— página 21 del PDF —
En la nordo de Angolo en vilaĝo, kiu bezonis konstrui domon, neniu el la tieaj senlaboraj junuloj spertis pri masonado, eĉ en la plej bazaj kapabloj. La respondeculoj devis dungi masonistojn de la apuda lando, DR Kongo, aŭ de Ĉinio, Koreio k.s.! Evidente aperas la bezono de profesia klerigado. Sed kiel organizi tion en landego, kiu suferis multajn jarojn pro civila milito – kvankam nun ĝi povas aspekti riĉa pro la resursoj el nafto? Kelkaj civitanoj konsciis pri la problemo, komencis pripensi projekton de profesia lernejo. Temas pri angolanoj, el kiuj esperantisto angol-devena, loĝanta en Francio, kaj konservinta rektajn rilatojn kun sia devena vilaĝo. Ili jam havigis al si de la vilaĝestro promeson, ke estos tereno senpage liverita al ilia projekto. Sed, restas multaj problemoj! Kompreneble multaj klopodoj estos necesaj por solvi ilin! Komento de Mireille GROSJEAN Estas multaj tiaj bezonoj en Afriko kaj ne nur en Afriko; ĉu konstrui lernejon, ĉu lertigi homojn kiel Viktor priskribas ĉi-supre, ĉu bori putojn, ĉu subteni orfejojn…. UEA kaj ILEI pripensas, ĉu indus, eblus, iel kolekti donitaĵojn por obteni ian superrigardon pri tiaj agadoj, kie esperantistoj helpas al esperantistoj kaj ili interŝanĝas spertojn. Vidu la novan projekton de Athanase kaj Cyprien en la nordo de Benino: „Asocio de Terkultivistoj Esperantistaj” en Facebook. Ni jam scias, eĉ se malprecize, ke abundas subteno de la Nordo al la Sudo per Esperanto. Ni plu agadu manenmane. Ni ĉiuj estas loĝantoj de la sama Planedo Tero.
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI)
Programo de la Jaro de la Lernanto Enkonduko La Jaro de la Lernanto (plu laŭ la teksto – JdL) estis anoncita de UEA por la jaro 2016-2017. Ĝi spegulas tiun gravan signifon, kiun akiris edukado en la moderna mondo. Sub tiu termino ni konsideras ne nur instruadon en diversgradaj lernejoj, sed „edukadon” en ĝenerala senco. La moderna ekonomia situacio, sufiĉe rapide ŝanĝiĝanta, postulas de homoj ofte ŝanĝi sian profesion kaj pro tio konstante studi pri aliaj fakoj. „La edukado tra la tuta vivo” iĝis la ĉefa slogano de moderna pedagogio. Multe ŝanĝiĝis ankaŭ stud-manieroj, rimedoj kaj lerniloj. La apero de la tutmonda informa reto iĝis IPR 16/421
— página 22 del PDF —
potenca ilo por edukado kaj principe ŝanĝis la rolojn de lernanto kaj instruisto. Aparte necesas mencii interkulturan edukadon, kiun fakte devas trapasi dum sia vivo multaj popoloj. La moderna mondo iĝas pli kaj pli tuteca kaj senlima. Kaj multe pli aktualiĝis tiu temo nun, kiam la tuta mondo travivas migranto-krizon. Esperanto kiel ponto-lingvo kaj propedeŭtika lernobjekto povas kaj devos ludi sian gravan rolon en tiuj historiaj procezoj. Do, la aktualeco de tiu iniciato estas evidenta kaj ne maltrafenda. La inaŭguro de JdL okazis en Nitra, dum la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, la 26-an de julio, dum la Tago de la lernado. Tiun programon realigos UEA kune kun ILEI, al kiu UEA delegas la ĉefan prizorgon pri JdL kiel al la ĉefa internacia respondec-organizo pri instruado en Esperantomedio. Celoj de JdL: la ĉefa – atentigi la mondan movadon kaj eksteran publikon al instruado de Esperanto (iloj, metodologio, strategio ktp); detalaj: atentigi la vastan publikon pri: pedagogiaj problemoj en ŝanĝiĝanta mondo; apero de tute aliaj kaj nekonataj por la antaŭa pedagogio lernmanieroj kaj rimedoj, unuavice teknikaj; pripensado de poioma principa ŝanĝo de roloj de lernanto kaj instruisto; ellaboro de novaj didaktikaj principoj, strategio, metodologio ktp. por instruado de Esperanto tra la mondo. – – – – – – –
Atendataj rezultoj, produktoj: atingo de 70 landoj ene de ILEI;atingo de 1000 membroj de ILEI; specialaj numeroj de IPR kaj JA, dediĉitaj al JdL; renovigo kaj plifortigo de kapabliga agado de ILEI; renovigo de edukaj projektoj de ILEI (Interkulturo, Flugiloj de malfacila vento k.s.); realigado de novaj edukaj projektoj; aktivigo de universitata agado de ILEI; realigitaj esploroj: a) pri uzado de JA en edukaj celoj kaj procedoj; b) pri lernmanieroj/lernmetodoj, kiujn la instruistaro uzas por Esperanto; c) kune kun UEA esploro pri E-centroj tra la mondo.
IPR 16/422
— página 23 del PDF —
Tempoplano Grize: jam realigitaj agadoj Agado
Tempo
Kreado de la logotipo
Jan. – apr. 2016
Ideokolektado por JdL
Jan. – jul. 2016 Majo – junio 2016
Kreado de la laborgrupo
Resursoj Respondeculoj Prepara etapo La estrarano pri konferencoj Radojica Petrović, la Estraro de ILEI Fortoj de La Estraro de ILEI la Estraro de ILEI Fortoj de La Estraroj de la EstrUEA, ILEI aroj de UEA kaj ILEI
Rezultoj Kreita kaj aprobita la logotipo Kreita enhavo por JdL Kreita laborkapabla grupo
Ĉefa etapo La Prez de ILEI Mireille Grosjean
Inaŭguro de LdL dum UK en Nitra (Slovakio) Prezento de la plej potencaj sekcioj en IPR (la ĉina, germana, franca kaj hungara) Esploro pri Ecentroj tra la mondo
La 26-a de julio 2016 № 2016/3 2016/4 2017/1 2017/2 Ekde junio 2016
Prezento de Ecentroj dum la ILEI-konferenco en Hungario La 49- ILEI-konf. Novaj vojoj de lernado en Nyíregyháza (HU)
Aŭg. 2016
La estrarano de UEA Lee Jungkee, la Estraro de ILEI
30 jul. 6 aŭg. 2016
La estrarano pri konferencoj Radojica Petrović, la Estraro de ILEI
Fortoj de la Estraroj kaj landaj sekcioj de UEA kaj ILEI
M. Grosjean (prez.), Xiao-feng GONG (Arko) (vicprez.), la 4 sekciestroj, József Németh (red.) La estrarano de UEA L. Jungkee, la Prez. kaj la vicsekr. de ILEI M. Grosjean kaj E. Nadikova
Publikigitaj materialoj
Formita kaj adaptita por vasta uzado datumbazo pri E-centroj tra la tuta mondo Prezentitaj E-centroj
Okazinta ILEIkonferenco
IPR 16/423
— página 24 del PDF —
„Kuncerbumado” pri JdL dum la ILEI-konferenco
La 1-a de aŭg.
M. Grosjean (Prez), E. Nadikova (vicsekr.)
Difino/serĉado de financaj rimedoj por JdL Lanĉo de la projekto MITE – Modula InstruistaTrejnado (por ILEI) Konkurso pri filmetoj instruaj, amuzaj kaj originalaj IPEFF Partopreno en la malferma tago en la Centra Oficejo de UEA
La dua duono de 2016 Dum 2017
La Prez. Mireille Grosjean kaj la kasisto W. Harris Zsófia Kóródy nome de AGEI
Dum la Jaro
La Prezidanto de ILEI Mireille Grosjean
Nov. 2016
La Prezidanto de ILEI Mireille Grosjean
ILEI-seminario en Orienta Azio (ISOA)
Nov. 2016
Universitata Kolokvo en Timişoara (Rumanio) Speciala numero de IPR, dediĉita al la 50- kongreso de ILEI Speciala jubilea numero de Juna Amiko
Nov. 2016
Informlaboro pri JdL kadre de la 6a Afrika kongreso en Tanzanio
Dec. 2016
La Prez. Mireille Grosjean, la vicprez. Xiao-feng GONG (Arko) La vicprez. de UEA S. MacGill, la Prez. de ILEI M.Grosjean (malĉeesta) la redaktoro de IPR József Németh, la Prezidanto de ILEI Mireille Grosjean La Prezidanto Mireille Grosjean, la redaktoro de JA Stano Marĉek La vicprezidanto de UEA Stefan MacGill
IPR 16/424
Fine de la jaro 2016 2017/1 (150)
Ellaboritaj aldonaĵoj al la programo por JdL Formita buĝeto por JdL Apero de facile atingebla trejnadkurso por instruistoj Aro de instrufilmetoj Prelego “ILEI inter kreskoj, puŝoj kaj ŝanĝoj, defiplenakro zado” Instrukapabligo
Eldonita kaj disvastigita IPR Eldonita kaj disvastigita jubilea n-ro de JA
— página 25 del PDF —
Informlaboro pri JdL kadre de NR Informlaboro pri JdL kadre de la Interlingvistika studado en UAM en Poznano (PL) AMO – LIMA seminario en Les Brenets (CH) pri instruado Reeldono de Manlibro pri instruado de Esperanto Regula (en ĉiu numero) aperado de diversaj informmaterialoj pri JdL en IPR kaj en Esperanto Aktivigo de la projekto Interkulturo (pere de kontaktoj inter ĉinaj kaj brazilaj grupoj kaj aliaj aperontaj) Renovigo de la paĝaro Interkulturo Regula informado pri JdL tra diversaj amaskomunikiloj, inkluzive retajn ne nur ene de Esperantomedio, sed ekster ĝi por pli vasta komunumo
Fine de 2016 Febr. 2017
La Prezidanto Mireille Grosjean Decidota
25-28 majo 2017
La Prezidanto Mireille Grosjean kun aliaj
Instrukapabligo
Kapablig a fonduso de ILEI Fortoj de la Estraro de ILEI
La Estraro de ILEI, d-ro Katalin Kováts, Germain Pirlot La Estraro de ILEI, ka redaktoroj de IPR kaj JA
Eldonita Manlibro (papera kaj reta) Publikigitaj materialoj
Fonduso Interkult uro
La vicprezidanto de ILEI Xiao-feng GONG (Arko), la estraranoj Radojica Petrović kaj Ivan Colling
Aperinta interkultura komunikado
Dum la Jaro
la estrarano Radojica Petrović
Renovigita paĝaro
Dum la Jaro
La Prezidanto Mireille Grosjean, la Estraro de ILEI
Publikigitaj materialoj
Dum la Jaro
Dum la Jaro
Dum la Jaro
IPR 16/425
— página 26 del PDF —
Esploro pri uzado de la materialoj de Juna Amiko en instruado de E-o Esploro pri diversaj lernmanieroj (metodoj) tra la mondo Monitorado de la realigo de la JdL Agadoj de sekcioj, dediĉitaj al JdL
Dum la Jaro
La vicsekretario Elena Nadikova
Ricevitaj datumbazoj
Dum la Jaro
La Estraro de ILEI
Aro de materialoj
Dum la Jaro Dum la Jaro
Ricevitaj datumbazoj
Okazigo de komunikado inter universitatoj pere de Esperanto Kunlaboro kun la Ĝen. Direktoro de Centra Oficejo de UEA Veronika Poór pri subvencipetoj por diversaj kapabligoj kaj instruagado Fermo de JdL
Dum la Jaro kaj poste
La vicsekretario Elena Nadikova La sekciestroj kaj flanke de la Estraro la sekretario Emile Malanda Nyanga La universitata komisiono de ILEI, la estrarano Ivan Colling La Prezidanto Mireille Grosjean
Analizo
Jul. – dec. 2017
IPR 16/426
Dum la Jaro
Konstanta universitata kunlaboro pere de E-o Ricevitaj subvencioj por diversaj kapabligakaj instruagadoj
En UK kaj ILEIkongr. 2017 Fina etapo La Estraro de ILEI
Rekomendoj por la sekvaj jarprogramoj
— página 27 del PDF —
DEK JAROJ EN ESPERANTO-LANDO La komenco de ĉi tiu rakonto aperis en IPR 2016 2 kun komentoj de Mireille Grosjean kaj reagoj de la aŭtorino en dialoga formo. Luiza: KIEL ONI HELPIS MIN MEMLERNI ESPERANTON Mi ofte demandas min: kio estus okazinta, se la unua persono, kiun mi kontaktis, estus iu balbutanta eterna komencanto aŭ iu malafabla malhelpema ulo? Kio estus okazinta se, okaze de mia unua kontakto kun la esperantista komunumo, mi estus renkontinta kverelemajn personojn, insultantajn unuj la aliajn per fuŝa Esperanto aŭ eble krokodilante la tutan tempon? Ĉu mia novnaskita intereso pri Esperanto ne malaperintus? Ĉu?? Ĉar miaj unuaj paŝoj en Esperanto-lando okazis en nekutime taŭgaj kondiĉoj, eble netipaj (?!), mi konsideras min nun aparte bonŝanca pri tio. Ĝuste tial mi volas kundividi en tiu ĉi ĉapitro miajn personajn spertojn kiel komencanta lernantino, ĉar ili eble povus interesi propagandistojn kaj instruistojn pri Esperanto. Dum la unuaj semajnoj, mi lernis laŭ la kurso „Bildoj kaj demandoj” de Hokan LUNDBERG, troviĝanta en la paĝaro de „lernu!”. Tiu kurso ŝajnis al mi bonega, kvazaŭ perfekte tajlorita por miaj gusto kaj bezono. Post 2 semajnoj, mi kontaktis telefone la unuan esperantiston, kies adreson mi trovis en la reto: tiu estis Jehoshua TILLEMAN, mia preskaŭ najbaro, kiu ekde tiu tago fariĝis mia amiko. Mi tiam ankoraŭ ne sciis, kiom bonŝanca mi estas: mi hazarde kontaktis unu el la ege raraj homoj, kiuj ja scipovas Esperanton je la plej alta nivelo (dum 10 jaroj mi renkontis neniun, kiu scipovas la lingvon pli bone ol li!) kaj posedas ankaŭ pedagogiajn kvalitojn, krom sia ĉiama preteco helpi komencantajn lernantojn kaj ne nur tiujn. Baldaŭ mi partoprenis esperantistajn lokajn renkontiĝojn. Ankaŭ ĉiflanke mi estis nekutime bonŝanca: dum miaj unuaj 8 jaroj de Esperanta vivo, la loka Esperanta grupeto, al kiu mi apartenas, renkontiĝis ĉiumonate en la hejmo de Martha OTTO, la prezidanto de la Bahaa Esperanto-Ligo, kiu portempe loĝis en nia lando (dum ŝi volontulis por la Bahaa Centro). La malgrandeco de la grupeto donis al ni ĉiuj la ŝancon partopreni diskutojn kaj ekamikiĝi. La gastigantino ne scipovas la lokan lingvon, do ni nature devis eviti krokodili. Ĉar la gastigantino estas afabla kaj ĉarma persono, ŝi sukcesis IPR 16/427
— página 28 del PDF —
krei vere varman etoson. Ŝi ankaŭ invitis tre ofte alilandajn esperantistajn turistojn, precipe pilgrimantojn vizitantajn la Bahaan Centron. Mia unua kontakto kun la Esperanta komunumo okazis do en ŝia hejmo kaj lasis tre fortan impreson en mia koro. Mi rememoras, ke tiutage ni estis ĉirkaŭ 12 personoj en la saloneto de Martha. La ĉeestantoj apartenis al 4 religioj, minimume 4 etnoj, kaj la aĝoj variis inter ĉ. 20 kaj ĉ. 70. Krom mi, ĉeestis ankoraŭ 2 komencantoj, kiuj konatiĝis por la unua fojo kun la grupo, samkiel mi. La aliaj konis unuj la aliajn jam delonge. Estis la fino de majo kaj la apartamento de Martha estis superŝutita de freŝaj floroj. La fruktoj kaj kukoj alportitaj de gastoj bonodoris. Dum ni manĝis ilin, ni laŭvice diris po kelkajn vortojn pri nia familio, nia profesio, niaj ŝatokupoj, niaj interesoj… Dum la unuaj jaroj, ĉiuj miaj esperantistaj geamikoj (precipe Jehoshua) faris por mi ĝuste tion, kion Dennis KEEFE saĝe rekomendas kiel la plej taŭgan metodon por plenkreskuloj: ili helpis min memlerni. Iom post iom, ankaŭ mi ekprovis helpi aliulojn memlerni. Kompreneble, memlernado de lingvo neniam finiĝas. Indas mencii ĉi tie la grandan rolon de interreto koncerne mian esperantistiĝon. Ekde la unuaj paŝoj en Esperanto-lando, mi estis interŝanĝanta retmesaĝojn kun la kunlernantoj de „lernu!”, poste ankaŭ kun la anoj de TEVA, kun la legantoj de la revuo „Esperantista Vegetarano”… Miaj kontaktoj pere de interreto kaj skajpo plimultiĝis rapidege. Per interreto, mi aŭskultis kiel eble plej ofte la radioelsendojn de Ĉina Radio Internacia, por kutimigi miajn orelojn ankaŭ al azia akĉento. Lastatempe, mi ekkonis geamikojn ankaŭ pere de Esperanta RetRadio, kiun mi ofte aŭskultas kaj tutkore amas. Nun, ĉ. 90% el ĉiuj miaj esperantistaj geamikoj estas interretaj aŭ/kaj skajpaj geamikoj. Mirejo: Kara Luiza! El via teksto mi prenas kaj reliefigas diversajn ideojn. Unue vi mencias la kontakton, vian unuan kontakon, kun altnivela parolanto. Tio estas tre pozitiva fakto. Plie tre gravas, ke li estis akceptema al vi, bonvenigis vin en la komunumo, ne korektis vin montrante superecan senton. Tio estas leciono por ni esperantistoj. Kelkaj el ni forgesas, ke iam ili estis komencantoj kaj pene kaj malrapide konstruis frazon tradukante ĝin en la menso el la gepatra lingvo. Ni ĉiuj devas esti paciencaj kaj toleremaj, kaj korekti amike kaj kuraĝigante. Due mi volas mencii, ke certa distanco inter la lernanto kaj la majstro bezonatas. Tamen ĝi ne devas esti enorma. Se akademiano babilas kun komencanto, eble la afero fariĝos teda por ambaŭ. Ne nepre. Certa distanco IPR 16/428
— página 29 del PDF —
devas esti, por ke la majstro povu korekti la erarojn kaj klarigi la frazojn laŭ la demandoj kaj bezonoj de la lernanto. Tamen doktoriĝo ne nepras por tio. Trie vi mencias, kiom interesaj estis la rekontiĝoj ĉe esperantistino, kunvenoj internaciaj kaj plurkulturaj, sen krokodilado. Jen bona maniero stimuli la motivadon de la lernantoj. Spertante la internacian etoson, ili ekuzas la lingvon en vera situacio kaj konfirmiĝas ĉe ili la konvinko, ke Esperanto estas utila por tiuj, kiuj ŝatas tiajn kontaktojn. Ni provu krei tiajn okazojn por niaj lernantoj. Baldaŭ venos la momento aliĝi al niaj juliaj kaj aŭgustaj kongresoj; ni pensu pri tio. Kvare vi emfazas memlernadon, kaj la konsilojn, kiujn vi ricevis por atingi tion. Jes ja, la instruistoj ne devas nur klarigi gramatikon, sed konsili la lernantojn en ilia organiza prilerna agado. Kvine vi mencias la uzon de la Reto. Estas fakto, ke ni havas nuntempe tiun mirindan ilon, kiu ebligas al ni esti en kontakto kun diversaj mondopartoj. Aŭskulti retradiojn, babili per skajpo, jen bonaj metodoj por aŭskulti la lingvon kaj ekuzi ĝin. En aprilo 2016 en centra Turkio, Kapadokio, okaze de la Mez-orienta Kongreso, mi aŭdis turkan junulon, kiu bonege parolis kaj rakontis sian manieron lerni nian lingvon. Li aŭskultis ĝin konstante. Nur tion li faris. Tio signifas, ke tage kaj nokte senĉese li fluigis Esperanton en siajn orelojn. Kaj la lingvo invadis lian cerbon kaj enĉambriĝis tie iom post iom. Li ne iris al kurso, li ne malfermis lernolibron. Li sorbis la lingvon el kanzonoj, prelegoj, raportoj, diversaj elsendoj de diversaj radioj kaj televidprogramoj. Fakte iom kiel bebo eksponataj al lingvo. La rezulto estis bonega! Paulo FREIRE
Instruista trejnado Eldonita de Irène Pereira en la retejo: http://www.questionsdeclasses.org/? Paulo-FreireLa-formation-des-enseignants Enkonduka noto: Paulo FREIRE (1921-1997) estis brazila pedagogo. Inter 1989 kaj 1991 Freire konsentas zorgi pri la edukado en la urbo San-Paŭlo, Brazilo, tiam mastrumata de la Laborista Partio. En intervjuo aperinta en la verko „A Educação na IPR 16/429
— página 30 del PDF —
Cidade” [Edukado en urbo] li prezentas la ĉefajn gvidliniojn, kiujn li intencas uzi kadre de instruista trejnado. Tradukis el la franca: Mireille GROSJEAN. La tradukon kontrolis, laŭ la originala portugala varianto, Ivan COLLING. Estas ses bazaj principoj en la lertiga programo por edukistoj en tiu ĉi sekretariejo: 1. La edukisto estas la subjekto de sia praktiko. Estas lia tasko ĝin krei kaj ade rekrei. 2. La lertigado de la edukisto devas doni al li rimedojn, por ke li povu, surbaze de sia analizo pri sia ĉiutaga laboro, krei kaj rekrei sian praktikon. 3. La edukista trejnado devas esti konstanta, sistema, ĉar la praktikado estas farata kaj refarata. 4. La pedagogia praktiko postulas la komprenon de la komenco mem de la akiro de kono, tio estas, kiel efektiviĝas la konoprocezo. 5. La programo de edukista trejnado estas la kondiĉo por novorientiĝo de la instruprogramoj. 6. La programo de edukista trejnado devas havi jenajn bazajn principojn: a) la priskribon de la lernejo tia, kia ni volas ĝin, kaj kiu aperas kiel horizonto de tiu nova propono; b) la neceson doni al edukistoj elementojn de bazaj konoj en la diversaj kampoj de la homa scio; c) la alproprigon fare de edukistoj de la rezultoj de scienca progreso, kiuj povas kontribui al la kvalito de la lernejo.
Tiu ĉi programo havas plurajn formojn. Devas esti unuarangaj la lertigadoj okazantaj en la lernejo mem, kadre de etaj grupoj de edukistoj, aŭ kadre de pli grandaj grupoj el diversaj lernejoj. Tiu ĉi laboro konsistas en observo de la sinsekvo ago-pripenso-ago de edukistoj, kiuj agas en lernejoj. Ĝi enhavas la klarigon kaj la analizon de la pedagogia praktiko, esploron pri temoj de la analizo de la praktiko, kiuj postulas teorian bazon, kaj refojan analizon de la pedagogia praktiko, surbaze de pripenso pri la praktiko kaj pri la teorio. Pluraj agadoj jam fariĝis konkretaj. Mi substrekas la sisteman laboron de lertigaj grupoj kun edukistoj de la baza lernejo (porinfana edukado) kaj kun kunordigantoj, lernejdirektoroj kaj instruistoj, kiuj okupiĝas pri alfabetigo. (Freire aldonas klarigon pri interŝanĝo kaj kunlaborado kun universitatoj en tiu agado.) […] IPR 16/430
— página 31 del PDF —
Fundamenta aspekto estas tutcerte la prioritato de la « dialoga rilato » en la instruado, kiu ebligas la respekton al la kulturo de la lernanto, la valorigadon de la konoj de tiu lernanto kaj la laboron havantan kiel elirpunkton la mondan koncepton de la lernanto. Sur tiu prioritato staras la pedagogia agado de la geinstruistoj. Tiu propono estas tre serioza kaj tre profunda, ĉar la partopreno de la lernanto devas ne esti komprenata laŭ trosimpliga maniero. Tio, kion mi proponas, estas pedagogia laboro, kiu per uzo de la konoj alportataj de la lernantoj (konoj, kiuj esprimas lian socian originon) ebligas pluiradon, supreniradon, kiu devas ne nuligi tiujn konojn aŭ subpremi ilin per novaj konoj. Tio, kion mi proponas, estas, ke la enlerneja laboro kaj akiro de konoj tie, estu grava kaj signifoplena por la lertigado de la lernanto. Tio ne povas okazi per la simpla enmetado de informoj en la kapon de la lernantoj. Mi forigas la „bankstilan pedagogion” [kie okazas nur transdono de scioj]. Mi proponas kaj defendas pedagogion, kie kritiko kaj dialogo eblas, demandeman pedagogion. Mia dezirata publika lernejo estas tiu, en kiu okupas elstaran lokon la kritika akiro de signifoplenaj scioj tra dialoga rilato. Temas pri lernejo, kiu stimulas la lernanton al demandado, kritikado, kreado ; ĝi estas loko, kie oni proponas konstruadon de kolektiva scio, interplektante, pere de mondospertoj, popolan scion kun kritika, scienca scio. […]
Prestiĝa premio por prestiĝa pedagogo D-rino Katalin KOVÁTS laboras en la Esperanto-movado de jardekoj. Fine de la okdekaj jaroj mi komencantino konatiĝis kun ŝi en La Chaux-de-Fonds, Svislando. Mi sekvas kun admiro ŝian karieron. Daŭre ŝi donas kursojn kaj prelegojn, daŭre ŝi inventas novajn lernstrategiojn. Efike kaj altnivele ŝi helpas al ni ĉiuj pliboniĝi en nia profesia praktiko. Nun venas oficiala agnosko pri tiu engaĝiĝo: D-rino Katalin KOVÁTS ricevis la 16-an de oktobro 2016 la Premion de la FAME-fondaĵo kaj de la urbo Aalen en Germanio. En 2001 ŝi lanĉis la retpaĝaron www.edukado.net. Grupo ĉirkaŭ ŝi ekzistas, tamen ŝi estas la motoro. Ŝi tre trafe flaras la bezonojn de la instruistoj kaj adekvate reagas provizante nin ĉiujn per efikaj iloj kaj trafaj konsiloj. Bunta estas la paĝaro; nepre vizitu ĝin, kaze ke vi tion ankoraŭ ne faris. Vi povas ĉendanci tra ĝi sen enuiĝi dum horoj. Vi povas ekkoni pedagogojn en la Panteono, vi povas ekscii multon en la Fotoalbumoj (ne maltrafu la albumon IPR 16/431
— página 32 del PDF —
Falsaj Amikoj, vi lernos multon!), vi povas viziti la bibliotekon de la Lerniloj, vi povas spekti filmojn por aŭdi la lingvon kaj plilarĝigi viajn konojn. Prestiĝa pedagogo ne estas vana vorto por Katalin. Mi miras, kiom ŝi sentas la bezonojn de la lernantoj kaj de la instruistoj kaj reagas rapide por kontentigi ilin. Ĉiam ŝi lanĉas ion novan; ekzemple la ludon RISKO. Poste venis EKPAROLU, kiam abundis kaj abundas la novaj Esperanto-parolantoj de la kurso Duolingo. La libreto Poŝamiko legatas en la tuta mondo; pli bona ol iu longa gramatika priskribo ĝi koncize donas la bazajn erojn de nia lingvo. Konstante saltante de lando al lando Katalin semas kaj kuraĝigas esperantistojn tra la mondo senlace. Mi ne povas imagi nian movadon sen tiu agado de Katalin.
Fakte kaj konkrete ŝi faras parton de la laboro, kiun ILEI devus fari. Edukado.net estas nemalhavebla. ILEI subtenas la paĝaron morale, kaj esperas, ke pli kaj plu Katalin zorgos pri ĝi same, kiel ŝi faris ĝis nun. En 2013 la Komitato de ILEI elektis ŝin Honora Membro de la Ligo. Mi estas tre feliĉa pri niaj bonaj personaj kontaktoj kaj nia amikeco. Gratulon! Admiron! Subtenon! Aprobon! Kuraĝigon! Aplaŭdon! Dankon! Mireille GROSJEAN Prez de ILEI IPR 16/432
— página 33 del PDF —
Rekorda sesio en UAM, Poznano La ĉi-septembra interlingvistika sesio (17-23.09.2016) estis jam la 5a por la gestudentoj, kiuj antaŭ du jaroj komencis siajn postdiplomajn studojn kadre de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz. 17 persistaj partoprenantoj (5 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 1 el Svedio, Serbio, Ĉeĥio, Rusio, Kroatio kaj Belgio) atingis la trian jaron de siaj studoj, kiam okazas specialiĝoj. Ĉi-foje – pro la granda nombro de studentoj – povis okazi eĉ 4 specialiĝoj: pri Esperanta lingvistiko, esperanta literaturo, internacia kaj interkultura komunikado. La kvara, la specialiĝo pri instruado de Esperanto donis eblon alorganizi grandan aldonan grupon da instruista trejnado: 18 personoj el 12 landoj decidis perfektiĝi pri instruado de Esperanto, krom la 3 el la interlingvistikaj gestudentoj. La programon gvidis d-rino Katalin KOVÁTS kun granda kompetento kaj elano, kontribuis Zsófia KÓRÓDY kaj prof. Ilona KOUTNY, pri movadhistorio d-ro Ulrich LINS. La partoprenantoj ekkonis interalie diversajn instrumetodojn, instruilojn kaj internaciajn kunlaboreblojn, spertiĝis pri la pretigo de fonetikaj, gramatikaj, leksikaj kaj komunikaj ekzercoj… Salutis en la nomo de UEA kaj gastprelegis pri la taskoj de la Jaro de lernanto Stefan MACGILL, vizprezidanto de UEA.
István ERTL prezentis la nuntempan Esperanto-literaturon por ĉiuj partoprenantoj kaj prof. Probal DASGUPTA la azian kontribuon al literaturo. István ERTL kaj Tomasz CHMIELIK enkondukis la partoprenantojn de la literatura specialiĝo en la sekretojn de beletra tradukado, Probal DASGUPTA analizis kun ili verkojn de aziaj aŭtoroj. Li gvidis kurson ankaŭ por tiuj kiuj elektis la lingvistikan specialiĝon, krome li prelegis anglalingve por kolegoj el la IPR 16/433
— página 34 del PDF —
Novfilologia Fakultato. Prof. Zbigniew GALOR traktis sociologiajn aspektojn de komunikado, interalie ankaŭ esplormetodologion, kaj Ilona KOUTNY la lingvajn aspektojn. Kontribuis al la programo Barbara PIETRZAK per esperanta radiofonio kaj Roman DOBRZYŃSKI pri spertoj en filmfarado kaj ĝia aplikado en instruado. La sesio pasis en tre bona kaj internacia etoso (spektu la filmraportojn de Katalin KOVÁTS elirante el http://edukado.net/novajhoj?id=646). La komuna vespero ebligis artan prezenton de la partoprenantoj (ekz. Suso MOINHOS prezentis sian novan poemaron, Anna BARTEK kantis). La semajnon fermis la kultura festivalo Arkones (23-25.09: http://arkones.org) kie la gestudentoj prezentis sin, kun multaj interesaj programeroj, parte kompletigante la temojn de la studoj (kontribuis prelegantoj kaj ankaŭ iuj gestudentoj). Okazis memorkunsido dediĉita al du elstaraj esperantistoj mortintaj en tiu ĉi jaro: Michel DUC GONINAZ kaj Detlev BLANKE, kiuj kontribuis al la Interlingvistikaj Studoj (http://www.staff.amu.edu.pl/\~interl/interlingvistiko /stabo.html). Dankon al ĉiuj kontribuintoj de la sesio kaj pro la helpo per stipendioj al ESF (Amu Poznanon: http://www.esperantic.org/eo/ edukado/interlingvistikaj-studoj/amu-poznanon/) kaj ILEI, pro varbado kaj studenta helpo al Edukado.net. Intervjuoj pri la Studoj en http://pola-retradio.org/ 11.10.16 kaj en https://www.youtube.com/watch?v=5LHLDgwNi5c. Ilona KOUTNY Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Renkontiĝo de esperantistaj familioj, 2017 ILEI aŭspicios REF 2017 Renkontiĝo de esperantistaj familioj (REF) estas unika niĉo de Esperantujo, en kiu Esperanto plenspire vivas kiel natura lingvo. Dudeko (iam pli, iam malpli) da esperantistaj familioj, kun plej ofte diverslingvaj gepatroj kaj denaske E-parolantaj infanoj, ĉiujare kunvenas dum 10 someraj tagoj, ĉiam en alia lando, por kunvivado en komunumo kie la sola bezonata kaj uzata lingvo estas Esperanto. IPR 16/434
— página 35 del PDF —
Imagu francujan familion kun germanlingva patro kaj britdevena patrino, inter kies gepatroj unu venis el Armenio kaj la alia el Koreio. Kaj aliajn eblajn kombinojn. La natura solvo estas Esperanto kiel familia lingvo, sed ĝi ne funkcias por komunikiĝo kun la eksterfamilia medio – lernejo, stratamikaro, hejmgastoj. Kelkfoje ĝi eĉ donas stampon de alieco, iam eĉ misperceptata kiel sekteco. Dum REF ankaŭ tiu problemo malaperas en la nur-esperantista medio. La tagojn plenigas diversenhava programo, kiun inventas, reĝisoras kaj plenumas la gepatroj kaj infanoj mem: komuna kantado, skeĉoj, filmvesperoj, rakontvesperoj, plurtaga serĉado de fantomo, promenoj, ekskursoj, gepatraj interkonsiliĝoj, danckonkursoj, sportludoj – la imagemo de REFanoj estas neelĉerpebla. Per ĉio ĉi, kaj per la unika koncentriĝo de Edenaskuloj, REF prezentas pedagogie fekundan esplorterenon. Ĉu ILEI, kaj E-pedagogio ĝenerale, sufiĉe konscias kaj konsideras ĝin? Verŝajne ne, bedaŭrinde. Tamen, almenaŭ por REF 2017, okazonta en la montara infanripozejo „Rudnik” (vidu la bildon, fotis R. Petroviĉ), Serbio, 21-31 julio, ILEI montras apartan intereson decidinte aŭspicii ĝin. REFanoj ricevos kvanton da nova legmaterialo en formo de publikaĵoj de ILEI (IPR, Juna Amiko, Okulo), kaj ILEI espereble ricevos revenan informon – reagon de la novaj legantoj, kiu eble helpos kompreni, ekzemple, kaŭzojn de la magra abonantaro de Juna Amiko. Vi povas informiĝi pli kaj aliĝi al REF per https://familioj.wikispaces.com/ Radojica PETROVIĈ
Instruista Trejnado: Modula Instruista Trejnado Zsófia KÓRÓDY, prezidanto de la germana sekcio de ILEI, dum la ILEIkonferenco en Nyíregyháza informis la ĉeestantaron pri ellaborado de nova trejnsistemo MITE (Modula InstruistaTrejnado), pri ĝiaj strukturo, funkciado, tempoplano kaj montris ekzemplojn de jam pretaj materialoj. IPR 16/435
— página 36 del PDF —
MITE enhavos du ĉefajn branĉojn: instrukapabligon kaj fakan trejnadon por movadaj gvidantoj. La nova sistemo planas helpi ĉiujn, kiuj serĉas vojon al memstudado, ŝatus ne nur lingve sed fake perfektiĝi kaj ne havas eblon por partopreno en alia, tradicia formo de pluklerigado. La interreta kadro por tiu sistemo jam pretas kaj nun sekvos la dua fazo, kiam la administrantoj enmetos la laŭpaŝe pretigitajn lernmaterialojn en la interretan platformon. La ĉefaj principoj de la novtipa klerigsistemo jenas: la sistemo – post enskribiĝo – ebligos kontinuan, liberan aliron al la lernmaterialoj; la moduloj estos klare difinitaj kaj la kursoj enhavos riĉan kolektaĵon de instrumaterialoj kun aldona taskaro kaj kontrolcela demandaro; la unuoj postulos certan nombron de studhoroj kaj ebligos akiron de studpoentoj; la sistemo ebligos kontaktadon kun kursgvidantoj kaj disponigos diskutforumon, donos konsultadeblon kun aliaj studemuloj. La reta trejnkurso MITE estas ellaborata de kvarpersona germana teamo kaj estos senpaga. La moduloj celas la informadon kaj kapabligadon de instruemuloj kaj movadaj aktivuloj kaj ebligos studadon de Esperantogramatiko, lingvistiko, interlingvistiko, literaturo, metodologio, movadhistorio kaj komunikado-informado. Al la reta trejnado aldoniĝos trejnsesioj kun ĉeesta studado kaj praktika periodo respektive provlecionoj ekzemple kadre de seminarioj, konferencoj. Zsófia KÓRÓDY
Kiel ILEI sukcesas helpi al ĉiuj kolegoj en la mondo ILEI havas mirindan sistemon: temas pri la KOLEGHELPA KASO. Per ĝi ILEI sukcesas financi la membrecon de pluraj dekoj da gekolegoj en diversaj mondopartoj, kie la kotizpago povas esti problemo. Nuntempe proksimume 60 membroj de ILEI membras tra tiu maniero. Nia Koleg-helpa Kaso funkcias nur per donacoj de aliaj membroj. Pro tio ni nun publikigas DU ALVOKOJN. Alvoko al nia membraro Bonvole aldonu ion al via kotizo, iun sumeton, por ke aliaj kolegoj en nepagipovaj landoj povu membri en ILEI kaj ricevi nian organon IPR. Ni elkore dankas pro via malavareco. Alvoko al la ricevantoj de tia membreco Bonvole skribu al ILEI („ilei.sekretario” ilei.sekretario@gmail.com, kaj ilei.prezidanto@gmail.com ) dirante: mi deziras plu ricevi membrecon kaj la IPR 16/436
— página 37 del PDF —
revuon IPR. Nur tiel ni plu komunikos kun vi, ĉar ni scios, ke vi loĝas tie, laboras por Esperanto, agadas en via lando kaj havas intereson ricevi kaj legi IPR-n. Laŭ la regularo la limdato por anonci sian deziron membri en ILEI per la Koleg-helpa Kaso estas la 15-a de januaro 2017. Karaj membroj el foraj landoj: vi DEVAS fari tion, eĉ se peti ne decas en via kulturo. Kiel ĉiuj povas kompreni post legado de tiuj du alvokoj, la membreco en Clandoj per Koleg-helpa Kaso ne estas aŭtomata; ĝi eblas nur, dum estas iom da mono en la kaso. Mireille GROSJEAN, Prez de ILEI
Por via notlibro La revuo Esperanto bonvenigas edukajn tekstojn La estraro de Universala Esperanto-Asocio nomumis respondeculon pri revuo Esperanto, pro la neceso rekapti la aperritmon. Edukrilataj artikoloj ĉiam bonvenas, egale ĉu de ILEI, aliaj agantoj aŭ unuopuloj. Tiu nomumito ankoraŭ ne havas aliron al la revua retadreso, do intertempe, bv. sendi kontribuaĵojn aŭ mesaĝojn kopie al <stefan.macgill@gmail.com>. Bonvenas koncizaj, informriĉaj tekstoj, kun plena klarigo de uzitaj akronimoj. Ni aperigas nur tekstojn unikajn al Esperanto. Fotoj tre bonvenas, sed senditaj aparte de la rilata artikolo kaj kun pikseldenseco de almenaŭ 300 pikseloj en colo (pec – alilingve dpi). La plimulto de reteje aperigitaj bildoj ne havas sufiĉan kvaliton. Antaŭdankon pro viaj kunlaboroj! Por la redakcio: Stefan MACGILL
Jaro de la Lernanto – unua postkonferenca trakto En la ĵusa konferenco de ILEI ni prezentis liston de lokoj en kvin kontinentoj, kie la temaro de la Jaro estos traktitaj. Jam tio pruviĝas nekompleta, ĉar en la septembra ĉeesta sesio en UAM en Poznano okazis 90-minuta traktado. Post enkonduka prezento, la 22 partoprenantoj diskutis donitajn demandojn en du grupetoj. Vidu fotojn kaj raporton en la oktobra numero de la revuo Esperanto, sur paĝo 211. Jam okazas pliaj sesioj, en Ĉinio kadre de la 5a ISOA, en Slovakio ene de KAEST, en Roterdamo en la Malferma Tago kaj en la 6a Afrika Kongreso de Esperanto en Bunda, Tanzanio. IPR raportos pri ili. Stefan MACGILL IPR 16/437
— página 38 del PDF —
La 50–a kongreso de ILEI ILEI kongresos en Busan, 2017 La jubilea 50-a Kongreso de ILEI okazos en Busan, 15–22 julio 2017, antaŭ la 102-a UK, okazonta en Seulo. LKK organizos karavanan veturon el Busan al Seulo por partoprenantoj de ambaŭ eventoj. La kongresa ĉeftemo de ILEI 2017 estos „Edukado al respektoplena turismo” omaĝe al la Internacia Jaro de Daŭripova Turismo deklarita de UN, kaj al la subteno de la Korea kaj Busana Turismaj Organizoj al ambaŭ kongresoj, UK kaj de ILEI. Busan estas la dua plej granda urbo de Korea Respubliko ĉe la suda marbordo, ĝia grava turisma centro kaj granda havenurbo, kiu tra la historio rolis kiel pordo al eksteraj landoj. Ĝi harmonie kunigas la tradician kaj modernan vizaĝojn, kun belaj temploj kaj spirhaltigaj modernaj konstruaĵoj. Dum la Korea milito ĝi restis neokupita de malamiko kaj tien venis rifuĝintoj el ĉiuj anguloj de la tuta Koreio. Tial, iliaj kulturoj estas harmonie interplektitaj en la urbo Busan. La kongresejo estos en la moderna junulargastejo ARPINA. Ĝi situas en unu el la turisme plej viglaj distriktoj de Busano, Haeundae, ĉe la fama strando Haeundae, la plej ŝatata de ne nur koreoj, sed ankaŭ de alilandaj vizitantoj. Somere tie svarmas pli ol miliono da homoj. Multaj turismaj celoj kaj vizitindaĵoj troviĝas je promendistanco de ĝi, aŭ atingeblas per mallongdaŭra metro-veturo.ARPINA disponas komfortajn dormoĉambrojn en kaj eŭropa kaj korea stiloj, diverstipajn kaj diversgrandajn salonojn por diversaj kongresaj programoj, restoracion, bufedejon kaj sportajn ejojn kaj instalaĵojn, kiujn la kongresanoj povos uzi, ĉio sub unu tegmento kaj ĉio bonpreza, kun specialaj rabatoj por la grava evento de ILEI. Kun tia oferto kaj proksimaj turismaj vizitindaĵoj, ARPINA donas taŭgan spacon por traktado de la kongresa temo „Edukado al respektoplena turismo” kaj por la cetera, tradicie riĉa kongresa programo de ILEI. Pliajn informojn vi trovos rete ĉe www.ilei.info. Bonvenon ĉe ILEI en Busan! Radojica PETROVIĈ, Estrarano pri kongresoj de ILEI
IPR 16/438
— página 39 del PDF —
A l i ĝ i l o por la 50 -a Kongreso de ILEI Busan, 15-22 julio 2017 Nomoj: Persona(j) ___________________ Familia(j) ___________________ Ino Viro Naskiĝdato ____________ Profesio ________________ Lando _______________ Kodo, urbo ____________________ _________ Loĝadreso __________________________________________________ Retadreso _________________________ Telefono ________________ Ĉu vi konsentas, ke via retpoŝtadreso aperu en publika listo de partoprenantoj? Jes. / Ne . Mi aliĝas al la konferenco kiel (elektu unu): ….. membro de ILEI, ne membro, infano, junulo. ….. handikapulo, familiano, nur-simpozie/unu-du-tage. Datoj (jjjj-mm-tt) de: alveno ______________ foriro_________________ Mi kotizas ______ EUR. (Vidu la kotiztabelon sur la sekva paĝo.) Mi kontribuas ______ EUR por ILEI-agado tra jena(j) kaso(j) / fonduso(j) / agado(j): _________________________________________________ Mi komprenas, ke la aliĝo validas nur post kompleta pago de la kotizo kaj mi pagas jene (indiku vian pagmanieron): Al ILEI-konto ĉe ING-banko, IBAN: NL55INGB 0004676855, BIC: INGBNL2A. Aldonu 5 € se vi pagas de ekster Eŭropa Unio. Al ILEI-konto ĉe UEA ilek-a, indikante „ILEI-Kongreso 2017” Ene de Korea Respubliko: interkonsente kun ILEI-sekciestro en KR Mi bezonas / ne bezonas invitilon por peti la vizon. Mi posedas pasporton n-ro __________________ de la ŝtato ______________________ validan ĝis la dato__________________. Por la Lingva festivalo mi proponas prezenti la lingvon _____________ . Aliaj kontribuproponoj por la konferenca programo: _________________ ___________________________________________________________ Aliaj komentoj, sugestoj, proponoj ______________________________ ___________________________________________________________ Mi komprenas kaj akceptas la partoprenkondiĉojn kaj regulojn el la Kongresa Regularo, p. 6-9 (ilei.info/dok/regularo_konferencoj.rtf, aŭ vidu sekvapaĝe la koncernajn regulojn el la punktoj 6 kaj 7) Loko, dato __________________
Subskribo ___________________
IPR 16/439
— página 40 del PDF —
Viajn aliĝilojn bonvolu sendi paperpoŝte, aŭ la skanaĵon rete, al: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono, <ilei.kasisto@gmail.com>, kun porinforma kopio al la estrarano pri konferencoj <radojica.petrovic.rs@gmail.com> Prefere uzu la elektronikan aliĝilon (la ligilo troveblas ĉe www.ilei.info): https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSe\_qbOKp190oU8VwP7cTJwDNUV73eQppfHHjzxU5i13\_6CmA/viewform Kotizoj A. Ĉiuj landoj escepte de tiuj ĉi-sekve sub B. B. Ekssocialismaj landoj de orienta Eŭropo; landoj de Latinameriko, Afriko kaj Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko). Aliĝperiodo: Aliĝkategorio: Membro de ILEI (1) Ne-membro Infano(2) Junulo(3), handikapulo(4) Familiano(5) Nur-simpozie(6)
ĝis 31.03.2017
ĝis 30.06.2017
post 30.06.2017
A 65 € 80 € 10 € 40 € 50% 40 €
A 75 € 90 € 10 € 45 € 50% 45 €
A 90 € 105 € 10 € 50 € 50% 50 €
B 40 € 50 € 10 € 30 € 50% 30 €
B 50 € 60 € 10 € 35 € 50% 35 €
B 60 € 70 € 10 € 40 € 50% 40 €
(1) Membro estas tiu, kiu jam pagis kotizon al ILEI por la jaro 2017. Honoraj membroj ĝuas 100%-an rabaton . (2) Infano: kiu naskiĝis post la 31-a de decembro 2001. (3) Junulo: kiu naskiĝis post la 31-a de decembro 1987. (4) Handikapulo. Bonvolu sendi al ILEI atestilon. (5) Familiano de alia aliĝinto, aŭ akompananto de handikapulo, pagas 50% de la kotizo kiun li aŭ ŝi pagus aliĝante sola. (6) Nur-simpozia aŭ unutaga aŭ dutaga partoprenanto.
El la Konferenca Regularo, valida kiel kongresa regularo 6. Konferencanoj devas fari nenion, kio kontraŭas la Konferencan Regularon aŭ malutilas al la ILEI-Konferenco kaj devas submetiĝi al la leĝoj de la lando, kie okazas ILEI-Konferenco. […] 7. Ĉiu vendado de varoj en ILEI-Konferenco bezonas antaŭan aprobon de la Estraro, kiu starigas la kondiĉojn. […] IPR 16/440
— página 41 del PDF —
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Christophe Chazarein, Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Rob Moerbeek. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: Mireille Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Goro Kimura, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat. Estrare: Gong Xiaofeng „Arko”, Ivan Colling.
Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la Jarlibron de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Arina Osipova. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill. kaj aliaj
Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et
IPR 16/441
— página 42 del PDF —
Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr, Jean-Pierre Boulet, Pascale Voldoire. kaj aliaj
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE8400 Oostende. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Lange Beeldekensstraat 169, BE-2060 Antwerpen, Belgio, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, <moerbeekr@gmail.com>. Ni fermis la nunan numeron la 31-an de oktobro 2016, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de januaro 2017.
IPR 16/442
— página 43 del PDF —
Nia kongresejo ARPINA en Busan, Koreio
IPR 16/443
IPR 2017/1
— página 1 del PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 47 – trimonata
17/1 Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Monique Arnaud Tatjana Auderskaja Aurora Bute Joseph Catil Michel Dechy Mireille Grosjean Kimura Goro Christoph Katalin Kováts Stefan MacGill Radojica Petroviĉ Isabelle Saulnier kaj aliaj…
JARO DE LA LERNANTO
— página 2 del PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN): …………………………………………………………………. 3 KIMURA Goro Christoph: Kiel Esperanton en Orienta Azio instrui? …………………. 4 M. ARNAUD, J. CATIL, M. DECHY: La franca ILEI-sekcio ………………………………. 12 Isabelle SAULNIER: Ludoj …………………………………………………………………………… 17 Mireille GROSJEAN: Stereotipoj en lernolibroj ……………………………………………… 20 Stefan MACGILL: UEA kaj la instrua agado ………………………………………………… 21 El la landoj kaj sekcioj (CN, DE, RS) …………………………………………………………. 22 Juna Amiko, la juvelo de ILEI …………………………………………………………………….. 28 Internacia Konf. de Neregistaraj Organizoj (M. ARNAUD, J-P. BOULET) ………… 29 Universitata agado: jen bona ekzemplo (R. PETROVIĈ, A. BUTE) ………………….. 30 Katalin KOVÁTS: Ekparolu! ……………………………………………………………………….. 33 Tatjana AUDERSKAJA: Helplibro por instruistoj …………………………………………… 34 La 50-a Kongreso de ILEI: Kongresa temo (M. GROSJEAN), Simpozia alvoko, Infana Universitato, Konkurso pri emblemo de Infana Univ. (R. PETROVIĈ) …….. 36 Informoj pri ILEI………………………………………………………………………………………. 41
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>. Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Rilatoj kun UNESKO kaj FIPLV. Observanto de ILEI ĉe UEA. Informado al ekstero. Ekzamenoj. Vicprez.: GONG Xiaofeng „Arko”, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. <arko.gong@qq.com>. Universitata agado. Sekretario: Emile MALANDA NIANGA. P. O. BOX 2787 Cape Town 8000, SudAfriko. <emalandan@yahoo.fr>, <ilei.sekretario@gmail.com>. Kontakto kun sekcioj. Koleghelpa Kaso. Vicsekr.: Elena NADIKOVA. ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Eo-centroj. Estrarano pri financoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Kongresoj de ILEI, rilatoj kun TEJO, retaj aferoj, „Interkulturo”. Estrarano: Ivan COLLING. Cx.P. 1701, Ag. Mal. Deodoro, Curitiba, PR. BR-80011970, Brazilo. <iecolling@yahoo.com.br>. Universitata agado.
IPR 17/12
— página 3 del PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario, vic-prez. de UEA Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1
AdE – Akademio de Esperanto Titolpaĝe supre: La 4-a Eo-semajno en Baiyangshujie (CN) (vd p.24); malsupre: ISOA 2016 en Quanzhou (CN): nia prez. kun 3 sekciestroj (JP, CN, KR)(vd p.22)
Enkonduko Karaj legantoj, Ni staras meze de la JARO DE LA LERNANTO. Okazas eventoj, aperas projektoj, petoj, sugestoj. Svarmas ideoj valoraj kaj konkretigendaj. La informkampanjo UNU LECIONO PRI ESPERANTO POR ĈIU LERNEJANO naskiĝis en Germanio kaj tuj vekis intereson en diversaj retlistoj; ĝi estas parte propaganda, parte instrua. Konsekvence ILEI ne povis resti ekster ĝi. Nun pretas la dokumentoj, kiuj estos je dispono de la instruistoj kaj esploremuloj. Strategiaj paŝoj disvolviĝas en la cerboj kaj komputiloj de aktiva laborgrupo, kie membras la prezidantino de ILEI. Laŭ decido de la estraro nia revuo havu ĉefartikolon kun fakulaj strukturo kaj nivelo. Tion ni sukcesis en 2016/4 kaj denove en tiu ĉi numero: tre interesa artikolo de KIMURA G.C. traktas centran temon: Kiel instrui Eon en Orienta Azio, kie uzatas korea alfabeto aŭ ideogramoj (Japanio, Ĉinio) kaj aliaj pensvojoj. Abunda prezento de nia KONGRESO en Busano allogos vin al tuja aliĝo. Ni preparis malavaran subtenkonkurson por ebligi al plej multe da personoj veni al Koreio. Niaj fondusoj utilos al tio. Bv konsideri, ke iel ilia enhavo devas kreski. La UEA-konto de ILEI estas ilek-a, je via dispono. Ni deziras al vi bonan legadon! Mireille GROSJEAN Prezidanto de ILEI IPR 17/13
— página 4 del PDF —
El prelego farita la 9-an de oktobro 2014 en Kameoka, Japanio, dum la 4-a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA)
Kiel Esperanton en Orienta Azio instrui? de KIMURA Goro Christoph (Japanio), <g-kimura@sophia.ac.jp> Pri la aŭtoro KIMURA Goro Christoph (nask. 1974) estas ekde 2012 profesoro pri la germana kaj eŭropaj studoj ĉe la Fakultato por Fremdaj Lingvoj kaj Studoj de Sophia-Universitato en Tokio. Tie li instruas pri la germanaj lingvo kaj socio, eŭropa lingvopolitiko kaj internaciaj rilatoj. Krome li instrui/as la germanan lingvon kaj socilingvistikon ĉe diversaj japanaj universitatoj. Detala bibliografio ĝis 2012 (kun Esperantlingvaj tradukoj de titoloj) troviĝas en Informilo por Interlingvistoj, n-ro 84-85 (1-2/ 2013). En la lastaj jaroj li okupiĝis pri komparo de Esperanto kun aliaj lingvoj el socilingvistika vidpunkto. Resumo Esperanto estas tre speciala lingvo inter la lingvoj de la mondo. Ĝi havas kelkajn trajtojn, pri kiuj instruistoj bone konsciiĝu, kiam ili instruas tiun ĉi lingvon. En tiu ĉi artikolo ni pripensu, kian sekvon por instruado havas la konsciiĝo pri la fakto, ke Esperanto nek estas „etna lingvo” denaske uzata de iu popolo, nek „fremda lingvo” por lernantoj, nek lingvo (nur) por eŭropanoj.
Saluton. Mi nomiĝas KIMURA Goro Christoph. Hodiaŭ mi venis de Tokio kaj tre ĝojas, ke mi povas ĉeesti la seminarion. En la programo vi povas legi, ke tiu ĉi prelego estas „speciala prelego”. Fakte mi cerbumis, kio estas speciala pri mia prelego. Sed nun vidante ĉi tie viajn vizaĝojn, mi finfine komprenis. Multaj el vi ŝajnas aŭ estas pli spertaj ol mi. Nun mi komprenas, ke tiu ĉi prelego estas tre speciala en tiu senco, ĉar kutime prelegojn faras homoj, kiuj estas pli spertaj, al homoj, kiuj estas malpli spertaj. Sed nun ĉi tie ne-spertulo prelegas al spertuloj. Sed interese, tio kongruas kun la enhavo de mia prelego. Nome la kerna mesaĝo de mia prelego estas, ke ĉe Esperanto-instruado oni lasu IPR 17/14
— página 5 del PDF —
komencantojn aŭ ne-spertulojn libere esprimiĝi. Kaj instruistoj toleru tiujn esprimojn de malpli spertaj homoj, se ne temas pri klara eraro. Kaj mi eĉ intencas montri al vi, ke ankaŭ spertuloj povus lerni ion de ne-spertuloj. Do ni vidu, ĉu vi konsentas, kaj mi esperas, ke almenaŭ iuj partoj estos por vi instigaj aŭ inspiraj por instrui Esperanton. 1. Reagoj pri Esperanto en Orienta Azio Reagoj de miaj studentoj Kiel viaj lernantoj reagas, kiam ili eklernas Esperanton? Laŭ mia sperto, ofte oni surpriziĝas pri la reguleco de la lingvo. Ekz. unu studento mia skribis: „Mi pro la fideleco de Esperanto al reguloj surpriziĝis. Tion mi ĝis nun en aliaj lingvoj ne spertis”. Li antaŭe lernis la anglan, ĉinan kaj korean lingvojn, kaj en ĉiu lingvo kompreneble abundas esceptoj kaj neregulaj aferoj. Kaj ĉiu etna lingvo en la mondo kutime estas tia, ĉu ne? Do la reguleco estas tre kontentiga aspekto de Esperanto por lernantoj.
Aliflanke, tre ofte, tre tre ofte, mi renkontas opiniojn, kiel ekz. „Mi sentis, ke Esperanto bazita estas sur eŭropaj lingvoj kiel la latina aŭ la angla. Por homoj, kiuj tiajn lingvojn ne uzas, Esperanton lerni malfacilas”. Eble vi ankaŭ renkontis tiajn opiniojn, ĉu ne? Ekz. la uzo de la latina alfabeto jam estas problemo por multaj. Jam pro la literoj oni sentas psikan distancon al la lingvo. (Verŝajne ne imageble ĉe uzantoj de la latina alfabeto.) Tipa kritiko al Esperanto Venas ankaŭ akraj kritikoj, ke Esperanto estas tute eŭropa kaj ne taŭgas por azianoj. Iu konato mia skribis: „Tiu, kiu propagandas, ke Esperanto estas neŭtrala lingvo kaj al neniu donus malavantaĝon, estas senhonta mensogulo. Certe Esperanto estas pli bona ol tio, ke ĉiuj terloĝantoj devas paroli la anglan imperiisman lingvon, sed ankaŭ Esperanto estas, kiel eŭropa lingvo, sufiĉe detruema kontraŭ ne-eŭropaj kulturoj samkiel eŭropaj imperiismaj lingvoj.” Kion ni faru? Do la demando estas, kion ni faru fronte al tia situacio. Ni en Orientazio havas pli malfacilajn kondiĉojn ol se oni instruas Esperanton en Eŭropo. En Eŭropo, mi jam spertis en Germanio, ke oni donas Esperantan tekston kaj studentoj diras: „Ha, mi komprenas, mi komprenas!”. Ĉar ili jam multajn vortojn konas. Tio ne eblas en Japanio. Eble kleraj homoj povas. Sed ne supozeblas, ke ordinaruloj povas tuj kapti la sencon de la teksto. Do kion ni faru? IPR 17/15
— página 6 del PDF —
Teorie ekzistas du ekstremaj pozicioj. Unu vaste trovebla sinteno estas „Simple Esperanton lasi kiel ĝi nun estas”. Laŭ tiu sinteno, Esperanto fakte estas eŭropdevena lingvo kaj ni devas simple akcepti la eŭropecon de la lingvo. Sed je alia ekstremo estas homoj, kiuj volas „ŝanĝi” Esperanton. Laste mi vidis en korea Esperanta gazeto, ke iu profesoro faris novajn proponojn por „plibonigi” Esperanton. Aŭ estas homoj, kiuj mem ekkreas novan lingvon, kiu estu pli internacia ol Esperanto. Laŭ mia opinio, ambaŭ ekstremoj ne taŭgas. La unua sinteno tro pesimismas pri la evolukapablo de lingvo, kaj la dua sinteno tro optimismas pri intenca ŝanĝebleco de vivanta lingvo. Ambaŭ sintenoj ŝajnas al mi tro naivaj el socilingvistika vidpunkto. Hodiaŭ mi volas pensi kun vi, ĉu ne ekzistas iu meza vojo, laŭ kiu ni povas iri kiel Esperanto-instruistoj en Orientazio.
ISOA 2016 Kia lingvo Esperanto estas? Por trovi tiun mezan vojon, necesas konsciiĝi pri tio, kia lingvo estas Esperanto. Esperanto estas tre speciala lingvo inter la multaj lingvoj de la
IPR 17/16
— página 7 del PDF —
mondo. Do, kio estas speciala en Esperanto kiel lingvo? Kiusence Esperanto malsamas disde aliaj lingvoj? Unue Esperanto ne estas „etna lingvo”. Pro tio ĝi havas kelkajn specialajn trajtojn. Due, Esperanto ne estas „fremda lingvo” por la lernantoj, mi pensas. Oni kutime pensas, ke homoj havas „gepatran lingvon” kaj aliaj lingvoj estas „fremdaj lingvoj”. Sed Esperanto ne estas „fremda lingvo” por esperantistoj. Kaj trie Esperanto ne estas eŭropa lingvo. Almenaŭ ĝi ne estas nur eŭropa lingvo. Se tiel, mi volas demandi nin, ĉu ni instruu Esperanton simile kiel etnan lingvon aŭ fremdan lingvon aŭ eŭropan lingvon? Ĉu nia aliro al Esperanto estu tia? Mi pensas, ke por instrui Esperanton oni pli bone havu alian aliron al tiu ĉi speciala lingvo. Jen ni trarigardu la ĵus menciitajn tri ecojn. 2. Esperanto ne estas „etna lingvo” Ĉi-sube mi resumis la malsamecojn inter Esperanto kaj etnaj lingvoj. Kutime etnajn lingvojn oni lernas denaske. Mi povis observi, kiel mia filo kaj mia filino lernis la japanan lingvon denaske. Ili ĉiutage senenue ekzercis kaj ripetadis, kion aliaj homoj diris. Tiel ili lernis sian denaskan lingvon. Sed Esperanton malmultaj homoj lernas tiamaniere, dum la plej multaj el ni konscie faras tion post infanaĝo. Ĉu ĉi tie troviĝas iu, kiu lernis Esperanton jam kiel infano? Neniu? Tipa situacio inter instruistoj de Esperanto. normalaj uzantoj ĝustaj esprimoj
etnaj lingvoj denaske lernis la lingvon ĝenerale uzataj (normo)
Esperanto konscie lernis en post-infana aĝo laŭregulaj (sistemo)
Sekve, en normalaj etnaj lingvoj la ĝusta lingvouzo estas tio, kion denaskuloj uzas. Profesie mi estas instruisto de la germana lingvo. Kaj pri la germana lingvo mi instruas tion, kion germanlingvanoj uzas. Tio estas la ĝusta germana lingvo. Sed en Esperanto ĝusta ne estas tio, kion denaskuloj diras, sed kio estas konforma al la reguloj. Ĝenerale en etnaj lingvoj, ĝustaj esprimoj estas ĝenerale uzataj esprimoj. Sed en Esperanto, ĝustaj esprimoj estas laŭregula lingvouzo. Tio estas la baza diferenco. Kiel instruisto de la germana, se studentoj skribas iujn frazojn nekutimajn, utiligante la regulojn, kiujn mi al ili instruis, mi korektas la skribitaĵon dirante, „germanlingvanoj tiel ne esprimas sin” aŭ „kutime oni diras tiel”. En IPR 17/17
— página 8 del PDF —
etnaj lingvoj, normoj estas specifaj formoj elektitaj el multaj eblecoj de la sistemo, kiuj estas vaste uzataj kaj pro tio rigardataj kiel ĝustaj. Sed en Esperanto, principe ĉio, kion ebligas la lingva sistemo, estas Esperanto. La japana lingvisto TANAKA Kacuhiko skribis en libro pri Esperanto, ke „Infanoj certe Esperanton kun granda ĝojo lernas, ĉar ne ekzistas senkialaj normoj.” (Tanaka 2007, p.71). Antaŭ kelkaj jaroj mi loĝis unu jaron kun mia familio en Germanio. Tiam miaj infanoj iris al germana lernejo kaj lernis la germanan lingvon. Mi rimarkis, ke ili lernas la germanan lingvon laŭ reguloj. Ekz. en la germana lingvo la pasintecon oni konstruas aldonante „-te” en la fino, kiel ekz. ich lerne (mi lernas) – ich lernte (mi lernis). Sed estas multaj verboj ne-regulaj. Ekz. la pasinteca formo de „ich gehe” (mi iras) estas „ich ging” (mi iris), de „ich trinke” (mi trinkas) estas „ich trank” (mi trinkis). Sed miaj infanoj komence fojfoje parolis laŭ la modelo „ich gehte”, „ich trinkte”. Tio ne estas ĝusta, kvankam konforma al la regulo. En Esperanto, ilia laŭregula lingvouzo estus ĝusta. 3. Esperanto ne estas „fremda lingvo” La dua punkto estas, ke Esperanto ne estas fremda lingvo. La interlingvisto Wim JANSEN skribis jene: „Dank’ al la AAA-etikedo [pro travidebleco de la strukturo], ĉe multaj parolantoj observeblas (…) certa sentimenta aŭ eĉ afekcia ligo kun la lingvo, kiu estas eksterordinare malofta en la rilatoj, kiujn parolantoj kutime havas kun fremda, negepatra lingvo. La parolanto de Esperanto rapide hejmiĝas en la lingvostrukturo kaj sentas, ke rapide kreskas la memfido, kiu estas bezonata por aktive aliĝi al diskutadoj en internacia societo.” (Jansen 2010:31) Tial Esperanto estas lingvo „malfremda”. Ĝi estas la lingvo de ĉiuj, kiuj ĝin lernas. Do, ankaŭ niaj lernantoj iĝos bazaj portantoj de la lingvo. La estonteco de la lingvo estos en la manoj de la lernantoj de la lingvo. Male, miaj lernantoj de la germana kutime ne estos rigardataj kiel bazaj portantoj de la germana lingvo. Ili simple lernas, kiel germanlingvanoj uzas la lingvon, sen mem iĝi ordinaraj membroj de la lingvokomunumo. La germana lingvo bone daŭros sen la lernantoj en diversaj partoj de la mondo. Sed Esperanto ne povas ekzisti sen novaj lernantoj, kiuj lernis kaj alproprigis la lingvon al si. IPR 17/18
— página 9 del PDF —
4. Esperanto ne estas (nur) „eŭropa lingvo” Zamenhof fakte konceptis la lingvon jene: „Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas el senŝanĝaj vortoj. Se vi prenos verkon skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k. t. p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (…), – li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo.” (Unua Libro, Fundamenta Krestomatio, p.234)
Do, laŭ Zamenhof, Esperanto nur surface aspektas tiom eŭrope. Oni povas lerni Esperanton kiel iun eŭropan lingvon. Sed tio ne estas necesa. Kelkaj studoj pri la lingva karaktero de Esperanto ŝajnas subteni tiun vidpunkton. Mikael Parkvall komparis Esperanton kun aliaj lingvoj de la mondo kaj konstatis, ke laŭ surfaca rigardo al la vortoj, oni ofte pensas, ke Esperanto estas tre eŭropa lingvo. Fakte ĝi estas pli eŭropeca ol la subtenantoj ŝatus, sed malpli ol kritikantoj emas pensi (Parkvall 2010). Ofte kritikantoj vidas nur la surfacon kaj diras, ke Esperanto estas tiom eŭropa lingvo. Sed fakte ĝi ne estas tiom eŭropa, kiom ĝi ŝajnas. Ankaŭ Ilona Koutny diris komparante Esperanton kun aliaj lingvoj, ke sub ekstera latinida formo kuŝas pli ĝenerala logika kaj tiel internacia strukturo (Koutny 2013, komparu ankaŭ Koutny [2017]). El tiu konstato ni povas konkludi, ke ekzemple pri vortfarado ankaŭ neeŭroplingvanoj povus senti sin hejme en Esperanto. Bedaŭrinde la studo de Wim Jansen pri la evoluo de Esperanto kaj lernfacileco montras alian bildon. Li konstatis, ke eŭropaj Esperantouzantoj pli eŭropigis Esperanton ol ĝia origina desegno. Do komence Esperanto havis multajn eblojn evolui, sed fakte ĝi evoluis al iu speciala direkto kaj tiu direkto estis tre influita de eŭropanoj. Kaj ili ne komprenis la ‘flekseblan modelon’ de la Esperanta vortfarado kaj uzis Esperanton kvazaŭ sian gepatran lingvon. Tio igis la lingvon pli malfacile lernebla. Se tiu evoluo daŭras, post kelkdek jaroj ne plu IPR 17/19
— página 10 del PDF —
eblos diveni la signifon de vortoj el bazaj radikoj.” (pri tia evoluo vidu Jansen 2013) Sed se tiu evoluo daŭras, Esperanto pli kaj pli similus al etna lingvo. Do Esperanto perdadas la plej bonajn ecojn kiel internacia lingvo. (Mal!)bona ekzemplo de facilanima intermikso inter eŭropdevena lingvo kaj Esperanto estas la aktuala Universala Kongreso en urbo nomata „Bonaero”. Kiam mi aŭdis, ke venonta UK okazos en Bonaero, mi pensis „Kia urbo tio estas? Kie troviĝas Bonaero?” Kaj poste mi eksciis, ke temas pri la konata ĉefurbo de Argentino. Mi tute ne sciis, ke Buenos Aires signifas bonan aeron. Do tio estas la eŭroplingva maniero, simple antaŭsupozi konon pri tiaj aferoj kaj tiamaniere traduki nomojn al Esperanto. Sed ni imagu, kio okazus, se ĉiuj azianoj kaj aliaj neeŭroplingvanoj farus simile. Ekzemple, ĉu vi scias, ke en 2007 UK okazis en Horizontmarbordo? Tio estas la signifo de Jokohamo. La nuna ISOA okazas en Testudmonteto (Kameoka). Kaj hodiaŭ mi venis el la Orientĉefurbo (Tokio). Kaj ĉu vi konas la grandan ĉinan urbon Supermaro (Ŝanhajo)? Aŭ eble mi volas viziti la River-enon: Hanojo. Do, pli bone Buenos-Ajreso restu Buenos-Ajreso, eĉ se tiukaze iom pli longa ol „Bonaero”. Ofta fenomeno estas la kutim-parolmanieroj, kiuj devenas de eŭropaj lingvoj. Do oni diras „De tempo al tempo”, kio spegulas la francan „de temps en temps”, anglan „from time to time” aŭ germanan „von Zeit zu Zeit” ktp. De tempo al tempo, kion signifas tio? Jam vi ĉiuj eble komprenas tion. Ni ja estas tiom influitaj de eŭropa pensmaniero. Sed tio ne estas logike komprenebla por japanlingvano (Kadoja 2011). Oni povus diri anstataŭe „fojfoje”, se uzi formon kompreneblan por japanlingvanoj. 5. Konkludo por instruistoj Do, kion la supre menciitaj ecoj de Esperanto signifas por instruistoj de Esperanto? Unue, ni ne korektu lingvaĵon de lernanto nur pro tio, ke ĝi estas „nekutima”. Normale instruistoj de etnaj lingvoj estas tre korektemaj homoj, ĉu ne? Kiel instruisto de la germana, kiam studentoj uzas ian esprimon, kiu estas nekutima, strukturon kiun mi neniam vidis antaŭe, mi korektas tion pro tio, ke ĝi ne estas kutima. Sed en Esperanto ni ne korektu tiajn esprimojn nur pro tio, ke ni neniam vidis tiajn esprimojn. Ni devas lerni ne korekti ĉion al direkto de „kutima” lingvouzo. Ni lasu esprimojn, kiuj estas gramatike kaj semantike seneraraj kaj kompreneblaj, eĉ se nekutimaj. Ni ne forgesu, ke ni instruas ne ian etnan lingvon, sed Esperanton. En juĝejo oni diras, en dubo IPR 17/110
— página 11 del PDF —
por akuzitoj. Se oni ne certas ĉu iu persono estas kulpa, oni ne rajtas kulpigi tiun. Kaj pri Esperanto ni povas diri, dubokaze favore al la lernanto. Due, instruistoj de Esperanto havas specialan respondecon ne nur por la lernantoj, sed ankaŭ pri la evoluo de la lingvo. Konscio pri lingva kultivado aŭ lingva flegado devus esti parto de instruistaj kaj gvidantaj kapabloj. Esperantistoj ĝenerale kunkreas kaj kunevoluigas la lingvon, kaj precipe instruistoj, kiuj edukas estontajn uzantojn de Esperanto, havas tian respondecon pensi ne nur pri progreso de la unuopaj lernantoj, sed pri tio, kiamaniere la lingvo evoluos, por ke ankaŭ estontaj lernantoj povu senti sin hejme en la lingvo. La konkludo de la tria aspekto por instruistoj estas, ke aparte orientaziaj instruistoj de Esperanto havas gravan rolon en Esperanto-komunumo kaj movado. Nome savi ĝian internaciecon por la estontaj generacioj. Bedaŭrinde tio estas tre malfacila por (hind)eŭroplingvanoj, ĉar la vorttrezoro kaj strukturo de Esperanto tro similas al ilia gepatra lingvo. Male, orientazianoj ĉiam havas tiom da malfacilaĵo pri la vortoj kaj pro tio povas pli konscie konduti pri ĝia uzado ol eŭropanoj. Japana esperantisto ISIGA Osamu iam skribis: „ne hezitu uzi esprimojn komfortajn kaj facilajn por ni [orientuloj], kondiĉe ke tio ne detruas la Fundamenton de Esperanto kaj ne malebligas interkompreniĝon kun okcidentaj esperantistoj.” Laŭ Isiga, ĉe tia „orientismo” en Esperanto, eŭropanoj sentos pli da fremdeco kaj bezonos energion por akcepti tion, sed tiajn sentojn kaj penojn pli ol sufiĉe kompensas la gajnoj de japanaj kaj aliaj orientaj esperantistoj, por kiuj la lingvo iĝos pli intima kaj facila (vidu Kimura 2008). En la japana Esperanta gazeto Revuo Orienta antaŭ kelkaj jaroj aperis raporto de Mirejo GROSJEAN, kiu vizitis Japanion. Ŝi prave rimarkis, ke japanoj diras tiajn frazojn kiel „En Niigata neĝo estas ĉu?” Kaj ŝi skribas: „Tute bona frazo klara kaj ĝusta. Tamen iom stranga pro la vortvico” (Revuo Orienta 2009.5, p.28). Sed ni povus repripensi la vicon ankaŭ de tiu komenta frazo. Pli taŭgus por Esperanto jena vico: „Iom stranga pro la vortvico. Tamen tute bona frazo klara kaj ankaŭ ĝusta”. Notoj Mi kore dankas al Kawara Hiro pro helpo prepari la artikolon kaj István Ertl pro valoraj komentoj.
IPR 17/111
— página 12 del PDF —
La originala prelego, kun konkretaj lingvaj ekzemploj, aŭskulteblas ĉe http://esperas.info/index.php?ISOA.
Bibliografio Jansen, Wim (2010): Esperanto: een taal van mij, een taal om van te houden / Esperanto: lingvo malfremda, lingvo aminda, Interlingvistikaj Kajeroj 1:1, 12-34. Jansen, Wim (2013): Natuurlijke evolutie en leergemak. Aspecten van verandering in het Esperanto (Natura evoluo kaj lernfacileco. Aspektoj de ŝanĝiĝo en Esperanto), Esperanto Nederland. Kadoja, Hidenori (2011): La strukturo de Esperanto kiel faktoro por certigi ĝian funkcion rilate al Lingvaj Rajtoj: ĉefe pri la koncepto de lingvolernado kaj pri konscio de lingva normo, Esperantologio / Esperanto Studies 5, 7-27. Kimura, Goro Christoph (2008): Ĉu eblas deeŭropigi Esperanton?, en: Japana Esearo 4, Libroteko Tokio, 83-89. Koutny, Ilona (2013): Ĉu Esperanto estas eŭropa lingvo? En: Esperanto aplikata. Sciencaj kajeroj n-ro 1. Red. Lidia Ligęza & Adam Lomnicki. Plock: Szkola Wyższa im. Pawla Włodkowica w Plocku, 55-64. Koutny, Ilona [2017](eldonota): Tipologia katakterizo de esperanto kiel natura lingvo, Esperantologio / Esperanto Studies 8. Parkvall, Mikael (2010): How European is Esperanto?A typological study, Language Problems and Language Planning 34:1, 63–79. Tanaka, Kacuhiko (2007): Esperanto, Iwanami.
La franca ILEI-sekcio Raporto farita de Monique ARNAUD (ekskasisto de GEE), Joseph CATIL (eksprezidanto de GEE) kaj Michel DECHY (prezidanto de GEE). La franclingva sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), nomiĝas Groupe des Enseignants d’Espéranto (GEE), (Grupo de Esperantistaj Edukistoj aŭ Instruistoj): por aliĝi necesas nur aldoni tiun deziron ĉe la tutlanda asocio Esperanto France ligita al UEA, kiu redonas 10 procentojn de la kotizo al GEE, do senpaga aliĝo, se vi estas membro de Esperanto France. Tamen se vi ne estas membro de Esperanto France, vi devas pagi etan kotizon (6€). Dank’ al tiuj financaj rimedoj GEE kapablis organizi staĝojn por instruistoj en Kvinpetalo aŭ monhelpi kelkajn projektojn kiel „FRINGOJ” (internaciaj renkontiĝoj de infanoj) en kastelo Grezijono), kiel la ĥoruson MIREGE aŭ monhelpi por eldono de lernolibroj… IPR 17/112
— página 13 del PDF —
Nome de GEE anoj verkis: „Disvastigi Eŭropan Realecon fonditan per civitanecaj principoj” Kaj „Enkonduko de Esperanto en Francajn Universitatojn” kaj provoj de instruado en lernejoj. Periodo: de 1975 ĝis 2004. Individue, anoj de GEE povas aliĝi al ILEI. Ĉirkaŭ 45 membroj pagas sian kotizon al ILEI pere de la kasisto de GEE, sed estas ankaŭ kelkaj homoj, kiuj rekte aliĝas al ILEI. Nuntempe en Francio oni konsideras, ke pli malpli cent homoj agadas kaj instruas Esperanton, sed ne ĉiuj aliĝas al nacia aŭ internacia organizaĵo. Gravas ankaŭ en nia franca movado tiuj du lokoj famkonataj en Esperantio: La kastelo Grezijono (Château de Grésillon) situas 250 km sudokcidente de Parizo en la urbeto Baugé-en-Anjou inter la urboj Anĝevo, Le Mans kaj Tours en la okcidenta Francujo.
Grezijono 2016 aŭgusto La senprofitcela kooperativo „Kulturdomo de Esperanto”, fondita en 1951 de Henri MICARD, posedas la kastelon kun 18-hektara parko. La kastelon vizitas ofte lernantoj de Esperanto el la tuta mondo, precipe dum la somero kaj la francaj lernejaj ferioj. Ĉirkaŭ 1949, GEE planis aĉeti „burĝan domon por fari printempajn staĝojn por la lernantaj instruistoj por baza lernejo”. La ĉ. 900 GEE-anoj en 1950 dum sia kunsido okaze de nacia kongreso de UFE voĉdonis, plejmulte favore por tiu aĉeto. IPR 17/113
— página 14 del PDF —
Kvinpetalo estas Esperanto-Centro en Bureso (Bouresse) apud Puatiero (Poitiers), departemento Vienne, Francio. Kursoj prilingvaj, staĝoj diverstemaj (literaturo, astronomio, botaniko, komputiko…) en somero kaj en pluraj feri-periodoj dum la tuta jaro en vilaĝaj domoj, el kiuj kvin apartenas al Societo Yvonne Martinot (SYM). La centron kreis en 1985 kelkaj sindonemaj esperantistoj, ĉefe francaj, interalie Georges LAGRANGE. Ĝis la jaro 1997 ĝi estis filio de LF-koop. De tiam ĝi estas tute memstara kaj ĝi funkcias kaj disvolviĝas plu en plena sendependenco. En tiuj lokoj, estas tre riĉa biblioteko kun multaj heredaĵoj de Gaston WARINGHIEN, Roger BERNARD kaj Maurice SUJET. Lastan oktobron, de la 24a ĝis la 28a, dum la ferioj okazis staĝo en Kvinpetalo, estrita de Katalin KOVÁTS, „kiel esti pli efikaj dum la NAP instruado”. Tiu staĝo ricevis financan helpon de Esperanto France kaj estis granda sukceso, ĉar 17 instruantoj partoprenis.
Grezijono 2012 Multaj kursoj okazas en Francio, oficialaj kaj „ne oficialaj”: en bazaj lernejoj: oficialaj kursoj, sed nur al volontuloj fine de la lernotago, pere de NAP (Novaj Pedagogiaj Aktivaĵoj); fakte en ĉiu urbo kaj vilaĝo, tio estas respondeco de la urbaj instancoj, kiuj petas instruadon de la diversaj asocioj sportaj, artaj aŭ kulturaj. Plej ofte unu seanco ĉiusemajne ĉu jare ĉu dum parto de la lernojaro. Ne oficialaj kursoj, laŭ la invito de instruistoj en diversaj lernejoj: prezentado de Esperanto kaj eventuale kelkaj pliaj kursoj. IPR 17/114
— página 15 del PDF —
en mezaj lernejoj kaj superaj lernejoj (liceoj): Tiuj kursoj povas okazi dum la oficiala tempotabelo de liceanoj (Aleks ANDRÉ en Chaumont …) aŭ dum libertempo kadre de kromagadoj de mezlernejoj. en universitatoj aŭ altlernejoj: Okazis oficialaj kursoj en Universitatoj (Aix-en-Provence, Michel DUC GONINAZ; Clermont-Ferrand, Pierre JEANTON kaj Jean-Piere BOULET …), sed ne plu okazas nuntempe oficialaj kursoj en Universitatoj. Ekde 2012 en la altlernejo ENSSAT de Lannion okazas kurso gvidata de Maja MERIAUX… en Universitato pri Libera Tempo: oficialaj kursoj kiel la angla, la germana, la hispana… Ĉefe emeritoj, plej ofte eksinstruistoj partoprenas tiujn kursojn. Ekzamenoj: FEI (Franca Esperanto-Instituto), proponas ekzamenojn je kvar diversaj niveloj (enmovade agnoskitaj) • Unua grado: Atesto pri Elementa Lernado. • Dua grado: Atesto pri Praktika Lernado. • Tria grado: Atesto pri Supera Lernado. Oni povas kompletigi per unu aŭ pluraj Atesto(j) pri Kapableco, elektitaj inter: Pedagogio; Turismo kaj interpretado; Informado; Sciencoj kaj Teknikoj. • Kvara grado: Diplomo pri Altaj Esperantaj Studoj. KER – (Komuna Eŭropa Referenckadro pri lingvokapablo) ekzamenoj: multaj francoj trapasis kaj daŭre trapasas tiujn ekzamenojn B1, B2 aŭ C1. Temas pri ekstermovade agnoskitaj ekzamenoj [surfote: parola KER-ekzameno]. Plej ofte la kandidatoj preparas kaj trapasas tiujn FEI-ekzamenojn dum staĝoj en Kvinpetalo aŭ Grezijono. Sed eblas trapasi tiujn ekzamenojn ankaŭ okaze de naciaj kongresoj aŭ de ekzamensesioj regule organizataj en kluboj. Trapasu ilin eĉ dum la Internaciaj Renkontiĝoj de Pluezek, kiuj okazas ekde dudek jaroj en Bretonio la trian semajnon de aŭgusto! En 2012 kaj 2013 okazis KER-ekzamensesioj en ĉirkaŭ dek francaj urboj. IPR 17/115
— página 16 del PDF —
Ĉu en Francio oni ŝatas trapasi ekzamenojn aŭ ĉu oni emas fieri pri siaj „belaj” diplomoj? Edukado.net: Kia plezuro esti membro de tiu granda familio kaj uzi la grandegan stokon da pedagogiloj senpage disponeblaj. Tamen proponi novajn erojn aŭ foje riĉigi la pedagogian materialon estus ankoraŭ pli efika por nia movado. GEE, kiel Esperanto France aŭ diversaj kluboj aŭ individuaj membroj, monsubtenis la renovigon de la retejo de Edukado.net. En 2006 kaj 2007 okazis en Kvinpetalo staĝoj por instruantoj gvidataj de Béatrice ALLÉE, grava kontribuanto ĉe edukado.net kaj de Michel DECHY „kiel instrui pere de bildrakontoj”. Reprezentantoj ĉe Unesko: Aparta laboro de la franca ILEI sekcio estas rilati kun UNESKO okaze de specialaj eventoj. En 2001 kaj 2003 Jean-Pierre BOULET kaj Vincent CHARLOT ĉeestis la Ĝeneralan Konferencon. En 2005 J.P. BOULET kaj Monique ARNAUD decidis disdoni flugfoliojn por prezenti Esperanton kaj la Ligon ILEI. Tiel ili redaktis prezentadon kun helpo de Jo CATIL por la enpaĝigo kaj estis 2 versioj la franca kaj la angla. Tiam ILEI havis „operaciajn rilatojn” kun UNESKO. De Italujo venis Ranieri CLERICI kaj dum kelkaj tagoj François LO JACOMO venis por helpi al ili. La Ĝenerala Konferenco okazas ĉiun duan jaron; do ili daŭre laboris tiel ĝis 2007. Tiam pro ne sendo de raporto ĝustatempe ILEI perdis siajn „operaciajn rilatojn” kaj ek de tiam ili devas peti permeson por ĉeesti la Ĝeneralan Konferencon kiel observantoj. Same por partopreni en la Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizoj, kiu kunvenas ĉiun duan jaron. ILEI forte deziras reakiri rilatojn kun UNESKO; do en 2008, kiam la ILEIKonferenco okazis en Benino, J.P. BOULET proponis atelieron por verki libreton laŭ la modelo de la UNESKO libretoj. GEE (la franca ILEI-sekcio) zorgis pri la printado, la presado kaj la sendado de tiu libreto al Afriko kaj respondecis pri la elspezoj. Tiu verkado „Rakonto pri Tarofolioj” estis tradukita al la franca. Poste la varbiloj estis tradukitaj al la 6 oficialaj lingvoj de UNESKO kaj en 2016 al 8 pliaj lingvoj. Ĉiun duan jaron tiu dokumento estas ĝisdatigita kaj plibonigita. IPR 17/116
— página 17 del PDF —
Ekde 2017 la franca sekcio ne plu respondecas pri la informiloj. Estus bone, ke homoj de najbaraj landoj (aŭ pli foraj) pripensu, ke ankaŭ ili povus vojaĝi al Parizo kaj efike labori en tiuj internaciaj kaj tre interesaj renkontiĝoj! Projektoj kaj Esperoj: Ke finfine liceanoj povus elekti Esperanton kiel oficialan kromfakon, kiam ili trapasas la bakalaŭran ekzamenon fine de siaj liceaj studoj. Ke ni havu pli da lernantoj en niaj diversaj proponitaj kursoj. Ke malnovaj agemuloj, kiuj ĉiujare maljuniĝas, trovu pli facile anstataŭantojn … Kvankam la nombroj de la movadanoj kelkfoje ŝrumpas, oni ja scias, ke per la Reto ne plu necesas aliĝi al iu klubo por eklerni la lingvon; mi dankegas ĉiujn membrojn, kiuj daŭre pagas sian kotizon al niaj asocioj. Gratulojn al ĉiuj agemuloj, kiuj informas, reklamas, tamtamas kaj varbas, prezentas kaj instruas Esperanton en la plej diversaj lokoj kaj medioj. Dankegon ankaŭ al tiuj eminentuloj (Brian MOON, Claude NOURMONT, François LO-JACOMO …), kiuj responsas aŭ zorgas pri Kvinpetalo aŭ Grezijono, por ke daŭre okazu tie la multnombraj staĝoj kaj aranĝoj pri nia kara lingvo.
Ludoj de Isabelle SAULNIER (http://ludoj.neowordpress.fr) Lerni lingvon postulas daŭran laboron, diligentan trejnadon, tedajn ripetadojn … Eĉ por lerni Esperanton, necesas persisteco kaj kuraĝo. Ne eblas lerni sen peno. Ĉu ludoj povas faciligi la lernadon? Mi opinias jese. Infanoj ŝatas ludi. La ludo nepras en la evoluo de la infanoj. Ili ludas sole, grupe, kun pupoj, kun fantaziaj kunludantoj. Plie, ludante, ili parolas kaj lernas la gepatran lingvon. Ne nur infanoj ŝatas ludi, multaj plenkreskuloj ŝatas ludi, eĉ la emerituloj kreas ludklubojn. Enmeti ludojn en Esperantan kurson vigligas la partoprenantojn, ili manuzas kartojn, ĵetkubojn, kaj iĝas pli observemaj, vigle atentaj. Eĉ la dormemaj lernantoj vekiĝas por partopreni. Ludoj instigas al pli da volonteco, aktiveco kaj pliigas la kunlaboremecon. IPR 17/117
— página 18 del PDF —
http://ludoj.neowordpress.fr Mi kreis la retejon „Inicado al Esperanto per ludoj”. Ĉi tie vi trovos ludojn en Esperanto. La celo de tiu ĉi retejo estas disponigi ludojn al aliaj esperantistoj por kontribui al la disvastiĝo de Esperanto. Por ĉiuj ludoj, ludregulo estas trovebla je la fino de la dokumento, tamen laŭplace, uzu ilin kun viaj propraj reguloj. La ludoj estas elpensitaj por ne tro longe daŭri kaj la reguloj estas rapide klarigeblaj. Vi povas printi, plastizi, eltondi la kartojn, laŭvole kaj senpage. Vi trovos ludojn sub la 4 langetoj: „Alfabeto”, „Kartludoj”, „Tabulludoj” kaj „Starante ludi”. La langeto „Kartludoj” La kartludoj traktas diversajn temojn kiel la familio, la bestoj, la koloroj, la vestoj, la homa korpo … Ekzistas du versioj de la ludo „Demandoj-Respondoj”, la unua pli taŭgas por baza nivelo aŭ infanoj kaj la dua por plenkreskuloj. Ĝi instigas al ripetado de komunaj kaj utilaj demandoj kaj respondoj. La ludo „Frazado” entenas 24 verbojn, ĝi ebligas konstrui neatenditajn frazojn kaj ebligas amuzante zorgi pri la finaĵoj „n” kaj la „j”. IPR 17/118
— página 19 del PDF —
La ludoj „Grupigi bestojn” funkcias kiel la fama „Rami”. La du disponeblaj ludoj entenas malsamajn bestojn. La ludo „Bredado” estas rapide komprenebla, la ludantoj tuj scias la neceson havi kokon kaj kokinon por havigi kokidojn, kaj ili facile komprenas kiel uzi la vulpon en la kokejo de la kontraŭludantoj. Mi elektas ĝin por ludi kun neesperantistoj. „Bredado” bone funkcias kaj vekas la scivolemon pri la sufiksoj „in”, „id”, „ej”. Ĉiuj, kiuj volonte desegnas, ŝatos la ludon „Desegnu la homan korpon”. La langeto „Kartludoj” enhavas 18 ludojn, kiuj taŭgas por infanoj kaj plenkreskuloj. La langeto „Alfabeto” La langeto „Alfabeto” entenas la originon de tiu ĉi projekto. En 2014 kun du aliaj esperantistinoj ni proponis la temon „Inicado al Esperanto per ludoj” en francaj bazlernejoj en Voreppe (proksime de Grenoblo). Ni kune kreis ilustritan alfabeton kaj ludojn, kiuj uzas ĉefe la 28 vortojn de nia alfabetfolio. La ilustrita alfabeto taŭgas por lerni la prononcon de la Esperantaj literoj. Intence ĉiuj vortoj finiĝas per la litero „o” krom „ŝuoj”. Jen la okazo por insisti pri la prononco de ĉiuj literoj, ankaŭ la plurala litero „j”. La ludo „Senpara karto” traktas kolorojn. La lotludo ebligas paroli pri la akuzativo. La ludo „Aĉetu” estas tabulludo por uzi ĵetkubon, monon, kaj spertiĝi pri la nombroj de 1 ĝis 12. La 8 disponeblaj ludoj ĉi tie estas uzeblaj por inici infanojn pri Esperanto, interalie en francaj bazlernejoj kadre de nova organizado de la lerneja tago. La langeto „Tabulludoj” Mi proponas kvar tabulludojn. Krome printi la tabulon, vi bezonos kubon kaj peonon por ĉiu ludanto. Ili estas iloj por kalkula trejnado. La ludo „tri porketoj” estas la plej ŝatata, ĝi estas inspirita de tre fama tradicia rakonto; por kontraŭstari la lupon, la tri porketoj devas kunlabori. La langeto „Starante ludi” Sub la langeto „Starante ludi”, vi trovos kelkajn ideojn por ludigi infanojn. La celo estas, ke Esperanto eniru la kortojn de lernejoj. Ni jam spertis tion, kaj iom post iom, ni aŭdas infanojn kiuj kantas Esperante aŭ uzas la ludon „ŝtono, papero, tondilo” inter si. IPR 17/119
— página 20 del PDF —
Bonvenon en „ludoj.neowordpress.fr” Por ĉiuj ludoj, la ludreguloj estas skribitaj en Esperanto. La ludoj „Bredado” kaj „Tabeligi” enhavas Esperantajn kaj franclingvajn ludregulojn. Mi pardonpetas pro mia neperfekta Esperanto. Se vi bezonas klarigojn, se vi vidas erarojn, ne hezitu uzi mian blogon aŭ mian retadreson. Mi estas akceptema al rimarkoj, sugestoj kaj por ŝanĝoj, korektoj, apartaj bezonoj, mi pretas fari mian plejbonon. Malkovru ludojn, spertu ilin kaj ĝuu!
Stereotipoj en lernolibroj de Mireille GROSJEAN (Svislando) „Ruso trinkas vodkon. Franco trinkas ruĝan vinon. Germano trinkas bieron. Brito trinkas teon.” Tiaj frazoj aperis en la lernolibro, kiun mi devis uzi por instrui la germanan al franclingvanoj en Svislando. La celo de la ekzerco estis, ke la lernanto vidu la diferencon inter „der Russe, der Franzose, der Deutsche, der Engländer” la homo, ruso, germano, franco, brito, kaj „russisch, französisch, deutsch, englisch” la lingvo: la rusa, la franca, la germana, la angla. Temis pri ekzerco en lingva laboratorio, do en cirkonstancoj, kie la lernanto studis sola, ricevis fiksan skemon kaj devis modifi la frazon laŭ ekzemplo. Kompreneble la trinkaĵoj donis facilan manieron „difini” la homon kaj la aŭtoroj de la ekzercoj falis en la kaptilon. Ĉiam estas pli simple iri al tiaj ĝeneralaj asertoj, kiuj ne ĉiam estas veraj, kiuj estas ofte troaj ĝeneraligoj. En la franca „généralisations abusives”. Antaŭ nelonge oni legis en la lernolibroj „La patro sidas en la vivĉambro kaj legas gazeton. La patrino lavas teleraĵojn en la kuirejo.” Tiaj frazoj malaperis el niaj lernolibroj (eble ne ĉie en la mondo), ĉar la egalrajteco de la genroj progresis. „Purigado” de la lernolibroj ne estas finita tasko. Tiaj frazoj, eĉ se ili nur montras ian gramatikan strukturon, restas en la memoro de la lernantoj. Ili impresas. Ili povas senkonscie gvidi nin. Ni vidas, ke la respondeco de la aŭtoroj same kiel tiu de la instruisto estas gigantaj. En ĉiu ekzerco ni pensu pri taŭga enhavo, vera, valora. Ne nur gramatike ĝusta, sed enhave riĉiga. Same kiam ni verkas testojn.
IPR 17/120
— página 21 del PDF —
Sed nia menso tre ŝatas ilin. Tiaj ĝeneralaj asertoj „japanoj estas ne altaj”, „svisoj estas monavidaj”, „italoj estas mallaboremaj”…. iel iom trankviligas nin, donas kadron, donas ian sekurecon. Fine de vigletosa manĝo kun multaj ŝercoj kaj ridoj franca kultura ataŝeo diris al mi: „Vi ne estas sviso!” Mi protestis. Li aldonis: „Svisoj estas malrapidaj kaj tedaj!”. Tion oni altrudis al li kaj en tiu vespero li konstatis la malon. Same nia menso ŝatas, kiam la instruisto diras: „En la germana estas 5 prepozicioj, post kiuj venas la akuzativo: durch, für, gegen, ohne, um”. Punkto fino. Se la instruisto asertas tiajn frazojn, la lernantoj certe diros: li estas bona instruisto! Tia instruisto donas klarajn indikojn kaj la lernanto sentas fidon. „Esperanto ne enhavas esceptojn”: jen danĝera frazo… Se la lernanto plu studas la germanan, li/ŝi trovos aliajn prepoziciojn, ne multajn, kiuj ankaŭ postulas la uzon de akuzativo. Kio okazos? Li/ŝi perdos la fidon en tiu instruisto kaj eble eĉ dubos pri ĉio, kion tia instruisto diris. Tion mi povis observi ĉe lernantaj personoj. Tuj vi komprenos, ke tio estas evitinda. Tamen kion fari? Kiel instrui? Mi elturniĝis jene: „Jen 5 prepozicioj kun akuzativo. Bonvole lernu ilin. Estas aliaj, tamen nun en via nivelo la programo postulas, ke vi sciu tiujn kvin. Ni lasu iom da laboro al tiuj, kiuj pli kaj plu studos la germanan!” Tiel la lernantoj kaptas la vastecon de la lernendaj aspektoj. La instruisto ne rajtas normigi la mondon, simpligi la mondon. La mondo estas komplika, vasta, ne havas ortajn angulojn, ne konas finitajn listojn nek klarajn limojn. Tion la instruisto devas montri, ne kaŝi, ne modifi, kaj samtempe kuraĝigi la lernantojn eniri en ĝin. Malfacila tasko.
UEA kaj la instrua agado de Stefan MACGILL (Hungario/Nov-Zelando) La januara revuo Esperanto (RE) dediĉas unu paĝon al la 50a Kongreso de ILEI en Busano, kun kvar allogaj fotoj. Estas raportitaj la rezultoj de la jarfina sesio de la ekzamenoj UEA/ILEI en Bunda, Tanzanio. Ne precize ILEI, sed aperas dupaĝa ilustrita prezento de la ĉina muzeo en Zhaozhuang verkita de Mirejo GROSJEAN. La februara dediĉos malmultan spacon al ILEI, sed ni rezervas lokon por ILEI en la marta.
IPR 17/121
— página 22 del PDF —
Atentindas la rekomendoj de la 29a seminario de Aktivula Maturigo (AMO), kiujn ni planas aperigi en la februara RE. Kvar el la naŭ rekomendoj rilatas rekte al lerniloj kaj instruado. En Afriko, praktike ĉiu aktivulo devas esti instruisto aŭ minimume kursgvidanto. Oni mem ege koncias pri la imperativo multe instrui la lingvon. La Jaro de Lernanto bone progresas. Ĝi ricevos duontagan sesion en la februara studsesio en la universitato UAM en Poznano, Pollando, same en maja aranĝo en Vroclavo. Ĝi estis traktita en Bunda.
El la landoj kaj sekcioj Ĉinio Raportoj pri la 5-a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA) La 5-a ISOA okazis ĉi-foje kadre de la 8-a Azia Kongreso okazinta de la 3a ĝis la 6-a tago de novembro en la urbo Quanzhou, Ĉinio. La ISOA, kun la tre trafa kaj aktuala ĉeftemo „Lerni Esperanton per modernaj metodoj” ja fine montriĝis plene sukcesa – kun ĝustaj, taǔgaj programeroj laǔ la ĉeftemo, kvankam la kunsido estis malfermita dum du duontagoj (nur posttagmeze de la 4-a kaj antaǔtagmeze de la 5-a). La 5-a ISOA komenciĝis per la malferma saluto de la estrino de ILEI-CN, prof. d-ro GONG Xiaofeng, kaj ŝi prezidis la Seminarion. Kaj la prezidantino de ILEI, s-ino Mireille GROSJEAN, prelegis pri tio ‘kiel ellerni Esperanton, montrante procezon de penso de homo kaj 5 sensojn: flarado, aǔdado, vidado, gustumado kaj tuŝado. Tre menciindas, ke du demonstraj kursoj inter la prelegoj kaj aliaj programeroj estis tre utilaj por diskuti pri la problemoj en orientaj aziaj landoj. Unu el la du estis la instrumaniero al progresantoj; kiel efike voĉlegi frazojn Esperantajn por glate elbuŝigi lingvon, la alia estis por komencantoj, kies demonstristino nun instruas Esperanton kiel enkondukan kurson al la 9aǔ 10-jaraj geknaboj en baza lernejo. La partoprenantoj fervore aǔskultis la parolantojn kaj serioze koncentris sian atenton al bildoj sur sceno. Aldone al tio, oni devas konstati, ke homoj okupis la ĉambron plenplene. Tio reliefigas la malfacilecon ellerni fremdajn lingvojn, precipe eǔropajn al azianoj.
IPR 17/122
— página 23 del PDF —
Krom du demonstraj kursoj kelkaj prelegoj okazis pri la universitata instruado de Esperanto kaj Esperantologio de Prof. d-rino Ilona KOUTNY kaj Indramang-Metoda Lingvoinstruado de d-ro Gábor MÁRKUS kaj aliaj. Mi tre bedaǔris, ke diskutado mankis al la ĉeestantoj, kiuj vere deziras tre efikan instrumanieron pri Esperanto al azianoj. La urbo Quanzhou situas ĉe la marbordo de la markolo kun Tajvano. Tial la partoprenantoj ĝuis agrablan tempon pro la serena vetero, kaj pro la eblo viziti ekspoziciojn pri la longa historio kaj riĉa kulturo de tiu loko. UENO Yuriko (Japanio)
De la 4-a ĝis la 5-a de novembro, kadre de la 8-a Azia Kongreso de Esperanto en la urbo Quanzhou, Fujian-provinco, okazis la 5-a ISOA organizita de la ĉina sekcio kunlabore kun la sekcioj en Japanio kaj Koreio, sub la aŭspicioj de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM). En du duontagoj la kunvenejo kun 60 seĝoj estis plenplena de partoprenantoj. La seminaria temo estis lerni Esperanton per modernaj metodoj. En la antaŭe okazintaj 4 sesioj ni ĉefe diskutis pri la diversaj malfacilaĵoj, kiujn multaj aziaj lernantoj ofte IPR 17/123
— página 24 del PDF —
renkontas en sia lernado de Esperanto, pri la kapabligo de instruistoj/ gvidantoj en la Eo-instruado; ĉi-foje ni turnis nin al la metodoj, per kiuj lernantoj efike lernu nian lingvon. Estis 9 prelegoj kaj 2 demonstraj kursoj dum la ISOA. S-ino Mireille GROSJEAN, la prezidantino de ILEI, prelegis pri tio „kiel ellerni Esperanton”, estroj de tri sekcioj Japana, Ĉina kaj Korea respektive raportis pri la Eo-instruado en sia lando. Prof. d-rino Ilona KOUTNY prelegis kun la temo „Formado de Esperanto-instruistoj en universitato” kaj d-ro MÁRKUS Gábor pri Indramang-metoda lingvoinstruado, spertoj el lingvoinstruado en koreaj kaj tajlandaj universitatoj. La plej interesaj estis du demonstraj kursoj gvidataj de S-ro USUI Hiroyuki, laboranta ĉe EPĈ, kaj S-ino XIN Qishuang, instruistino el la elementa lernejo de Taiyuan, Shanxi. La antaŭa kurso celis plenkreskulojn, kaj la lasta estis por infanoj. Kvankam ne multe da tempo restis por diskutado, tamen la postaj diskutoj estis tre aktivaj, ne mankis junuloj, kiuj montris grandan intereson al Eo-instruado. La sekvanta sesio okazos en Koreio. GONG Xiaofeng (Ĉinio) La 4-a Esperanto-semajno en la ĉina baza lernejo Baiyangshujie La 12-an de decembro 2016, la Elementa Lernejo Baiyangshuji, en la urbo Taiyan, Shanxi-provinco, Ĉinio okazigis la 4-an Esperanto-semajnon kun temo kun granda animo kaj amikoj en la mondo, pli ol 1400 lernejanoj ĝin partoprenis. En la malferma ceremonio, la direktoro WEI Yubin parolis: „La antikvulo de Ĉinio diris, ke nobluloj havas grandan amon kaj animon. Mi opinias, ke lernejanoj de la Elementa Lernejo Baiyangshujie ne nur devas havi honestan sintenon, diligentan kvaliton, progreseman spiriton, sed tamen ankaŭ devas posedi pli vastan vidpunkton, kompatan koron kaj animon por la tuta homaro, kaj la ideojn de egaleco kaj frateco.” La lernejo okazigas Eo-kurson en la lernejo ekde la jaro 2008, por helpi la infanojn lerni fremdan lingvon. Dum la instruado ili rimarkis, ke la interna ideo de Esperanto tre utilas al la infanoj por la starigo de aktiva vidmaniero IPR 17/124
— página 25 del PDF —
de la mondo. Do ekde la jaro 2013 ĉiujare ĉirkaŭ la Zamenhofa Tago, la lernejo okazigas Eo-semajnon. En la semajno, la nacia kaj Esperantaj flagoj alte flirtis super la lerneja sportejo. La infanoj prezentis Esperantajn programerojn. La instruisto preparis diversajn lecionojn pri Eo. La infanoj kantis, dancis, pentris, verkis, legis, festis. La semajno fariĝis tre ŝatata festivalo por la infanoj. WEI Yubin (Ĉinio)
Germanio Klerigofertoj en Herzberg am Harz, Germanio en 2017 Studsesioj, instruista kapabligo kaj kursofertoj de AGEI kaj la GEAFilio por Klerigado kaj Kulturo en Herzberg De preskaŭ dudek jaroj la Esperanto-Centro en Herzberg servas konstante por multflanka klerigado; krom diversnivelaj lingvokursoj specialan atenton ĝi donas al instrukapabligado, metodika trejnado kaj helpo al aktivuloj por orientiĝi en la Esperanto-movado kaj esti pretaj por informado, varbado kaj aliaj praktikaj movadaj taskoj. AGEI kaj GEA-membroj ricevas ĝis 50% rabaton, GEJ-membroj povas peti 100%-an subvencion kaj repagon de veturkostoj. Ni rekomendas regulan partoprenon en la klerigsesioj, prelegserioj, sed eĉ unuopaj studmoduloj helpas al faka kleriĝo. Akiru atestilon! Gvidantoj: Peter ZILVAR, Zsófia KÓRÓDY kaj fakprelegantoj Kelkaj gravaj datoj el la klerigprogramo en 2017: 1) 24-26.02.2017: 77a Studsesio: Esperanto & Medicino, oficiala kurso pri Unua Helpo fare de Frank LAPPE; kune kun la UMEA-prezidanto d-ro Christoph KLAWE, studado de diversaj fakgazetoj kaj libroj el la biblioteko de Interkultura Centro Herzberg rilate al medicino kaj Esperanto
IPR 17/125
— página 26 del PDF —
2) 07-09.04.2017: 78a Studsesio, modulo pri historio, literaturo, multe pri Zamenhof, la familio, komparoj de la tiama tempo kaj nuntempo 3) 16-18.06.2017: Staĝ-semajnfino: ordigo, katalogado, skanado, faklaborado en la Eo-biblioteko kaj arkivo. Helpo bezonata! Volontuloj, interesiĝantoj, lernemuloj bv anonci sin ĉe: zsofia.korody@esperanto.de 4) 29.09-03.10.2017: TORPEDO 12 (Pedagogiaj Tagoj kun AGEI). Modernaj instrumetodoj, didaktiko, instrukapabligo; 79a GEA-Studsesio: modulo pri metodiko, instruprogramoj, lernplatformoj 5) 08-10.12.2017: 80a Studsesio: modulo pri Esperanto-literaturo kaj specifa Esperanto-kulturo, movada organizado, informado, varbado Kelkaj kursofertoj en 2017: Esperanto-lingvokursoj (A1 – C1) por komencantoj, progresintoj, konversaciemuloj 17-19.03.2017: Semajnfinaj Esperanto-Kursoj en pluraj niveloj (ankaŭ kiel popolaltlerneja VHS-kurso) 09-18.07.2017: SEP – Semajnoj de Esperanto-Perfektigo. Intensaj lingvokursoj por familioj, infanoj, junuloj, plenkreskuloj; kulturaj kaj turismaj kromprogramoj. Staĝado kun observeblo de lecionoj de spertaj instruistoj, instrupraktiko por instruemuloj. La biblioteko de Interkultura Centro Herzberg Teme pri instruado, instruista kapabligo, estas menciinda la kreskanta biblioteko de Interkultura Centro Herzberg, kie la speciala Pedagogia-Metodika Fakkolektaĵo estas je tuja kaj rekta uzo ne nur por AGEImembroj, sed por ĉiuj studemuloj, legemuloj kaj interesiĝantoj pri lingvistiko, gramatiko, interlingvistiko, literaturo, metodologio, movadhistorio, kulturo ktp. La uzantojn bone helpas la elektronika, traserĉebla katalogo kaj konsiloj de spertaj fakuloj de la Esperanto-Centro. Centoj da utilaj libroj, helpiloj estas surloke je dispono, kelkaj estas eĉ aĉeteblaj aŭ lueblaj: – lernolibroj el Germanio k. aliaj landoj – internacie uzeblaj lernolibroj, gramatiklibroj, ekzercaroj IPR 17/126
— página 27 del PDF —
– lingvistikaj, interlingvistikaj verkoj, – fakliteraturo pri la Esperanto-historio, movado, kulturo – metodika-didaktika fakliteraturo – instruhelpiloj: tabeloj, afiŝoj, kartoj, memor- kaj domenludoj – materialoj por Cseh-metodo: ĉio por la t.n. instruista kofro – infanlibroj, fabeloj, kantoj, facilaj legaĵoj, rakontoj – sonmaterialoj, filmoj, vortaroj, bild- kaj fakvortaroj Zsófia KÓRÓDY
Serbio Lajčo IMRIĆ (1932-2016) „Lajčo estas alta, maldika homo, ĉiam trankvila, preskaŭ nevidebla. Tamen, li estas ĉiam bonhumora, preta por interparoli, kun rideto, kun malferma rigardo kaj rapida paŝo.” – tiel karakterizis la tiam 80-jaraĝan prezidanton de la Esperanto-societo „Tibor Sekelj” en Subotica (Serbio) la ĵurnalisto, Dimitrije JANIČIĆ. („Pli riča vivo – dank` al Esperanto”, Beograda Verda Stelo, sept.-dec. 2012) La svelta figuro de tiu agema persono nun aperas nur en niaj memoroj, ĉar li poreterne forlasis nin la 19-an de aŭgusto 2016. Esperanton li komencis lerni en 1954 ĉe profesoro Ernesto VEIS. Laŭ la profesio li estis profesoro de la anglaj lingvo kaj literaturo. Ĝis la emeritiĝo li laboris en la Malferma Universitato en Subotica, kaj danke al li, nia Eo societo dum jaroj povis senpage uzi ĝiajn salonojn por kursoj, kunvenoj kaj solenaj Eo-eventoj. Li estis tre aktiva esperantisto kun eksterordinara lingvoscio kaj plurjaraj pedagogiaj spertoj en edukado de esperantistoj. Krom la gvidado de kursoj de la internacia lingvo li partoprenis plurajn Esperantajn kongresojn kaj renkontiĝojn. Dum multaj jaroj li estis membro de ILEI kaj UEA, eĉ delegito de UEA por instruado en Subotica. Kiel prezidanto de nia Eo -societo, sian lastan kurson li gvidis preskaŭ ĝis la fino de sia vivo. Niajn plej profundajn kaj sincerajn kondolencojn al la familio Imrić. Nome de la esperantistoj en Subotica, Aranka LASLO IPR 17/127
— página 28 del PDF —
JUNA AMIKO, LA JUVELO DE ILEI Tiun laŭdan esprimon mi aŭdis kaj kompreneble mi ŝatas. JUNA AMIKO havas longan historion, ĝia januara numero de 2017 havas la numeron 150!! La unua numero aperis en novembro 1972 kaj ĝia kovrilpaĝo montras la kolombon kiel pacosimbolon konatan el la Biblio. Tio estas, ke de jardekoj skipo zorgas pri valora enhavo de la revuo. Nuntempe 12 ĝis 18 personoj kontribuas sendante tekstojn, enigmojn, kantojn, krucvortenigmojn, recenzojn, bildstriojn, desegnaĵojn kaj aliajn verkojn kompreneblajn kaj interesajn por legantaro inter la aĝo de 10 kaj 100 jaroj. Post redakta kaj enpaĝiga laboro de Stano MARČEK kaj atenta provlegado mia la revuo iras al tri korektistoj, (DOI Chieko en Japanio, Karine ARAKELJAN en Armenio kaj „Trezoro” en Ĉinio), kiuj ĉasas tajperarojn, troajn spacojn, troajn komojn, mankantajn literojn k.s. Mi volas diri DANKON al ĉiuj tiuj personoj, kontribuantoj kaj korektistoj, kiuj el ĉiuj mondopartoj kontribuas al la kvalito de nia revuo. Post tiuj konstatoj mi esprimas la deziron, ke multe pli da esperantistoj abonu la revuon, ĉar tio donus pli altan valoron al la laboro de la skipo. Ekde 2015 la revuo aperas kvarfoje jare. Ĝi estas parte kolora. La numero 150 estos PLENKOLORA. La abontarifoj troviĝas en la retejo de ILEI www.ilei.info/revuoj/index.php?lingvo=eo. Oni povas aboni la revuon rete pagante pli malaltan abontarifon. Ĉiuj numeroj estas konsulteblaj sur la hungara retejo www.eventoj.hu/junaamiko/. Al tiuj personoj en Hungario, kiuj ĉiujn paĝojn skanis, mi diras ankaŭ grandan DANKON. Nun la estraro de ILEI estas preparanta demandaron al la instruistoj por scii, kiom ili uzas la paĝojn de JUNA AMIKO en sia instruado. ABONU LA REVUON JUNA AMIKO !! DONACU TIUN ABONON !! TIEL VI SUBTENOS LA LIGON ILEI KAJ LA MOVADON !! IPR 17/128
— página 29 del PDF —
Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizoj ĉe UNESKO en Parizo 12/13/14. 12. 2016 Monique ARNAUD, Jean-Pierre BOULET kaj Pascale VOLDOIRE partoprenis kiel observantoj la Internacian Konferencon de Neregistaraj Organizoj (NRO-oj) ĉe UNESKO dum Oleksandra KOVYAZINA, François LO JACOMO kaj Renée TRIOLLE estis la oficialaj reprezentantoj de UEA. Vojaĝis al tiu Internacia Konferenco proksimume 250 partoprenantoj, membroj de 120 kunlaborantaj NRO-oj, multaj observantoj kaj, pli multnombraj ol kutime, reprezentantoj de Membro-Ŝtatoj, kuraĝiga situacio! La konferenca temo estis „defioj de ciferuma revolucio por la NRO-oj”. Eric SADIN, juna franca filozofo, atentigis nin pri la evoluo de novaj teknologioj kaj iliaj danĝeroj. Pli kaj pli, homoj perdos siajn eblojn mem decidi… robotoj superos ilin. En alia prelego ni aŭdis pri la uzo de poŝtelefonoj rilate edukadon en tre izolitaj lokoj por lernantoj kaj instruistoj kaj por handikapuloj, sed foje mankas kontrolo de la informoj kaj tio okazigas misinformojn. Rilate al lingvoj, el 6000 lingvoj nur 400 aperas en la reto kaj bedaŭrinde multaj lokaj lingvoj malaperos. Komence de la dua jarmilo UNESKO eldonis gravan libron „Atlaso de endanĝerigitaj lingvoj en la mondo” por listigi ilin kaj samtempe provi protekti ilin. ILEI havis fruktodonajn kontaktojn kun oficialaj reprezentantoj de pluraj asocioj ligitaj al UNESKO. Tiucele ĝiaj reprezentantoj disdonis diversajn dokumentojn kaj tute kontentige ili malkovris, ke inter tiuj estis homoj, kiuj iam lernis Esperanton (junulo el Togolando) aŭ eklernas kaj jam agas por Eo (International Police Association). Necesas trovi taŭgajn homojn por plu agi en tiu favora medio. La nunaj respondeculoj povos trejni ilin. Tiuj homoj devos iri kaj loĝi en Parizo dum kelkaj tagoj ĉiujare. Ĝentile kaj respektoplene la deĵorantoj alparolas la diversajn delegitojn kaj disdonas dokumentojn uzante la francan aŭ la anglan, kaj raportas al la estraro de ILEI. Se tio interesas vin, bonvolu nepre kontakti unu el ili aŭ la prezidanton kiel eble plej frue. Surfote (de maldekstre): O. Kovyazina, M. Arnaud, P. Voldoire, J-P. Boulet Raportis M. ARNAUD (monique.arnaud@aliceadsl.fr) kaj J.P. BOULET (bouletjeanpierre@gmail.com) IPR 17/129
— página 30 del PDF —
Universitata agado: jen bona ekzemplo Esperanto-rumana kolokvo en Timiŝoaro En la Okcidenta Universitato de Timiŝoaro (Universitatea de Vest din Timişoara), 11-12 nov. 2016, okazis Esperanto-rumana scienca kolokvo „Esperanto – ponto inter lingvoj kaj kulturoj”, organizita de la Fakultato pri Beletro, Historio kaj Teologio kunlabore kun Esperanto-Asocio de Rumanio (EAR), surbaze de skriba kunlabordokumento. La ĉeforganizantoj estis d-rino Mariana PITAR (dekstre sur la apuda foto), docento de la Okcidenta Universitato kaj estro de la Katedro de latinidaj lingvoj, kaj Aurora BUTE, prezidanto de EAR. Partoprenis 16 prelegantoj el 8 landoj, el kiuj 3 ne ĉeestis, sed iliaj prelegoj estis tralegitaj. Inter la podianoj de la solena malfermo, kun la menciitaj ĉeforganizantoj, sidis kaj salutis la partoprenantojn vicrektoro d-rino Irina MACSINGA, vicdekano d-rino Loredana PUNGĂ, kaj Eo-flanke prestiĝon de la kolokvo markis vicprezidanto de UEA Stefan MACGILL. Krom la Universitato, la Kolokvon okazintan kadre de la eventoj por Timiŝoara – Eŭropa Kultura Ĉefurbo en 2021, subtenis la Sindikato de la Okcidenta Universitato kaj la Urba Kulturdomo de Timiŝoaro. En sia enkonduka prelego Stefan MACGILL parolis pri Perspektivoj por la Universitata Kunlaboro emfazante la gravecon de kunordigata laboro kaj dispono pri kompleta superrigardo de la universitata Eo-agado, en kiu precipan rolon havas ILEI, CED kaj UEA. Diversajn aspektojn de multlingveco, kiuj malfermas aplikspacon por Esperanto, analizis Nina DANYLYUK (Lingva situacio kaj lingva politiko en Ukrainio) kaj Davide ASTORI (Jarmilaj evoluigaj celoj kaj komunikado) kaj IPR 17/130
— página 31 del PDF —
pri konkretaj aplikoj parolis Aranka LASLO (Fakrondo de Esperanto en plurlingva mezlerneja medio) kaj Constantin-Ioan MLADIN (Prilep – Urbo de Esperanto. Monografio). La lingvon mem, ĝiajn lingvistikajn trajtojn, didaktikan rolon kaj uzadon de Eo-kulturaj verkoj en Eo-pedagogio traktis Mariana PITAR (La sistemo de afiksoj en Esperanto: tradukmalfacilaĵoj por la rumanaj parolantoj), Mireille GROSJEAN (Lernhelpa efiko de Esperanto), Günter LOBIN (Esperanto – lingva modelo por fremdlingva propedeŭtiko) kaj Radojica PETROVIĆ (Progresa alproprigo de Esperanto per „Perla metodo”). Aliaj prelegoj ne strikte traktis, sed per si mem ekzemplis Esperanton kiel ponton inter lingvoj kaj kulturoj komunikantan sciojn pri gravaj personoj (Aurora BUTE: Constantin Brâncuşi – pioniro de la modernismo, Đorđe DRAGOJLOVIĆ pri Tibor Sekelj: Vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, de Cenei ĝis Subotica, Nadia OBROCEA: Eugeniu Coşeriu kaj Esperanto), aŭ pri temoj el la pedagogio (Sara KONNERTH: Bazaj trajtoj de instruprogramoj, Cosmina Simona LUNGOCI: Evoluigo de parolaj komunikadkompetencoj per interagoj dum fremdlingvaj kursoj), fremdlingvaj literaturoj (Roxana ROGOBETE: Eksofoniaj literaturoj – gvidmarkoj kaj ekzemploj) kaj ekonomiko (Zlatko HINŠT: Verko de John Maynard Keynes: „Ĝenerala teorio pri dungiteco, interezo kaj mono”). La laborlingvoj estis la rumana kaj Esperanto kun surekrana traduko (koncizigita) en la alia lingvo. La 16 resumoj kaj aŭtorprezentoj aperis dulingve en 52-paĝa resumaro de la Kolokvo. La plentekstaj prelegoj estos publikigitaj poste en aparta volumo. La Eo-kulturan ĉarmon de la evento emfazis komunaj tagmanĝo kaj vespermanĝo, promeno tra la urbo kaj Eo-literatura ateliero ĉe la fino. La loĝado en komforta studenthejmo plifortigis la bonan impreson de la partoprenantoj. Gratulon kaj dankon al la organizintoj kaj subtenintoj! Radojica PETROVIĈ (Serbio) IPR 17/131
— página 32 del PDF —
Per perloj al steloj! Dum la Interuniversitata Internacia Eo-rumana Kolokvo, okazinta novembre 11-12, 2016, krom la sciencaj prelegoj okazis ankaŭ praktika programero, didaktika ateliero, kiun gvidis Radojica PETROVIĈ. La Perla Metodo, kia la aŭtoro mem prezentis ĝin teorie en la prelego, estas progresa alproprigo de Esperanto helpe de Eo-kulturaj juveloj kaj interkulturaj spertoj en Eolernado, t.e. poemo, novelo, kanto, filmeto, faka artikolo k.s., ĉio en malstreĉa maniero, do ne „per aspera ad astra”, kiel proverbis la romanoj, sed per perloj al steloj. La metodo gravas ne nur pro la bela etoso, amuza, pensiga, krea, sed ankaŭ pro la okazo lerni pri la Eo-kulturo, tio kio, cetere, mankas al ni rumanoj. Oni laboras grupe, do gravas la komunikado, la kunlaboro. Komence ni devis rekonstrui el pecetoj bildojn de gravuloj de Esperantujo. Certe se ni jam konis la portretojn de la koncernaj personecoj la afero estis facila, se ne, ni eksciis pri la nomoj de por ni nekonataj famuloj. Fininte tion, Radojica gluis panelojn sur la muron, po unu por ĉiu jam konata esperantisto kaj disdonis al ni amason da paperetoj, tranĉitaj el folio enhavanta la vivprezenton de la koncernaj gravuloj. Nu, la tranĉo okazis ne nur horizontale, por refari la tekston logike, sed ankaŭ vertikale, meze de frazo, tiel ke ni devis juĝi, ĉu la aldoninda parto de la linio estas taŭga, sencohava, logika, kelkfoje ankaŭ gramatike ĝusta, ĉar la mankanta parteto devintus esti en akuzativo kaj tio, kion ni supozis aldoninda, estis en nominativo. Post pena cerbumado precipe por la komencintoj Radojica regalis nin per poemo aŭ alia literaturaĵo de la koncerna aŭtoro. La ateliero povas esti pli ampleksa, ekzemple Radojica preparis ankaŭ muzikaĵon, filmeton k.s. sed nia cerbumado daŭris iom tro longe. Por ni rumanoj la ateliero estis ege interesa kaj por la instruantoj donis belan kaj novan instrumetodon. Certe por la kursgvidanto la metodo povas esti vera defio, ĉar li devas unue koni kaj poste serĉi literaturaĵojn. Do, ne „per aspera ad astra” en la Eo-instruado, sed per perloj al steloj! Aurora BUTE (Rumanio) IPR 17/132
— página 33 del PDF —
Ekparolu! de Katalin KOVÁTS (Hungario/Nederlando) Kontribue al la kampanjo Jaro de la Lernanto edukado.net lanĉis sian programon Ekparolu! en januaro 2017. La celo de la projekto estas: • doni eblon al la ĵuslernintoj de Esperanto parole apliki la lingvon, ensociiĝi kaj informiĝi pri la programoj, kursoj kaj pluaj ebloj de studo • vaste eluzi la liberajn fortojn de la movadanoj partopreni en la plua edukado de komencintoj • fortigi la lokajn klubojn kaj la movadon. La programo renkontigas la du flankojn: nome nevoj/nevinoj (komencintoj) kaj onkloj/onklinoj (speciale trejnitaj esperantistoj) trovas unu la aliajn kaj povas havi skajpajn parolsesiojn. La genevoj devus havi bazan nivelon de Esperanto, ekzemple fini la arbon ĉe Duolingo. Ni donas al ili 10 eblojn konversacii kun maksimume dek spertaj esperantistoj. La konversacioj okazas pere de skajpo. La renkontiĝojn eblas aranĝi helpe de agendo. La geonkloj estas spertaj esperantistoj, sed ne nepre instruistoj. Ilia tasko estos la paroligo de komencintoj. La onkloj havu minimume B2-nivelon (prefere kun KERatestilo). Ili ricevos metodikan trejnadon kaj teknikan helpon uzi skajpon. Por partopreni en la projekto kaj la genevoj kaj la geonkloj devas trapasi testserion. Dum la laboro kaj la genevoj kaj la geonkloj povas elŝuti helpmaterialojn, vortlistojn. Post la fino de la 10 parolsesioj la genevoj povas resti en la sistemo kaj regule ricevos informojn, helpon, novaĵleterojn kaj programproponojn. La plej spertaj povas fariĝi ankaŭ geonkloj, kvazaŭ redonante al aliaj personoj la ricevitajn spertojn kaj helpojn. La partopreno en la projekto estas senpaga. Tio signifas, ke la genevoj ne devos pagi por la sesioj, kaj la geonkloj ne ricevos monon por la farita laboro. Tamen la plej diligentaj estos premiataj. Jam en la unuaj tri semajnoj de la projekto aliĝis preskaŭ 100 personoj, el kiuj la duono rapide trairis la testseriojn kaj tuj eklaboris. 25 geonkloj por la unuaj semajnoj proponis en la agendo proksimume po 300 sesiojn. La IPR 17/133
— página 34 del PDF —
genevoj, iom malkuraĝe, mendis nur dudekon da renkontiĝoj. Espereble ĉiuj menciitaj ciferoj multobliĝos baldaŭ. Post la unuaj du monatoj Katalin KOVÁTS, la redaktoro kaj kreinto de la projekto, lanĉos grandan varbkampanjon por trovi kaj geonklojn kaj genevojn kaj profitigi el la parolsesioj kiel eble plej multe da personoj. Per tiu ĉi agado edukado.net ne nur la lingvospertojn volas altigi ĉe la komencintoj, sed donas okazon al multaj esperantistoj, kiuj ne trovas en sia loĝloko kursanojn, utile kontribui al la movado. La projekto kreas eblon je mondskala uzo de la lingvo, renkontigo de diversnaciaj personoj kaj ebligas sperton de interkulturaj renkontiĝoj. La konstruigo de la programo kostis plurmil eŭrojn. Ĝin realigi eblis parte danke al specifaj mondonacoj de la membroj kaj danke al la rezervmono de la paĝaro. Se vi volas subteni la projekton, via donaco estas tre bonvena. Tiuj, kiuj havas emon partopreni kiel onklo aŭ onklino aŭ volas spertigi al siaj kursanoj parolplezurojn kun alilandaj esperantistoj, membriĝu ĉe edukado.net kaj vizitu la paĝon http://edukado.net/ekparolu!
Helplibro por instruistoj Tatjana AUDERSKAJA, „Intelektaj amuzoj. Lingvaj ludoj en Esperanto”, Mondial, Novjorko, 2016, ISBN 9781595693228, 114 paĝoj. Mola bindo, 8.5″ x 11″ (21,5 cm x 28 cm) Jen la libro, kiu povas utili al instruistoj de diversgradaj Esperanto-kursoj (niveloj A2 – C1) aŭ, en alia skalo, de progresantaj, paroligaj kaj perfektigaj kursoj. La pli-ol-100-paĝa libro konsistas nur el lingvaj ludoj en Esperanto, kio estas ne ofta en la historio de Esperanto. Ja nia lingvo jam estas sufiĉe matura por doni eblon kompletigi tiom ampleksan libron el 43 ludoj kaj 1240 taskoj. La ludoj estas diversaj: literaj, vortaj, tekstaj, ŝercaj, eĉ poeziaj. Por solvi iujn taskojn, sufiĉas nur koni la alfabeton, la afiksaron de Esperanto kaj simplan leksikon. Aliaj ludoj postulas pli profundan konon de la lingvo; kaj iuj ludoj bezonas sufiĉe vastajn kulturajn sciojn: pri nia literaturo (la aŭtoroj kaj iliaj verkoj), pri la movado (la nomoj de famaj esperantistoj). Oni devas scii ankaŭ la proverbojn de Zamenhof, niajn „popolajn” Esperantajn kantojn kaj eĉ la Esperantan poezion! IPR 17/134
— página 35 del PDF —
Do, oni povas uzi la libron en la plej vasta gamo de kursoj, por preparigo (kaj prepariĝo) al ajnagradaj ekzamenoj kaj simple por pliprofundigi la lingvoscion. Eblas okazigi konkursojn inter lernantoj surbaze de ludoj, kun diversaj celoj: ĉu kiu plenumos la taskojn pli rapide, ĉu kiu pli multajn solvojn trovos dum la difinita tempo, ĉu kiu pli multajn ekzemplojn donos aŭ pli multajn similajn vortojn elpensos… La konkursoj mem povas okazi inter teamoj el kelkaj personoj aŭ inter apartaj lernantoj. La pedagogiaj ebloj ĉi tie estas senlimaj. Mi dum longa tempo organizis surbaze de tiuj lingvaj ludoj paroligajn kaj perfektigajn kursojn en Esperantaj aranĝoj kaj en mia propra junulara Eoklubo. Kaj ĉiam mi rimarkis, ke homoj lernas kun viglo, kun gajo en la okuloj. Ja sendepende de la enhavo de la ludo, ĉiam bezonatas, krom konkretaj scioj, ankoraŭ unu tre grava afero: spriteco, kapablo kompreni la ideon (unu el la ludoj ĝuste tiel nomiĝas: „Komprenu la ideon!”). Kaj la ĝojo KOMPRENI, solvi iun neatenditan aŭ eĉ ŝercan taskon (en la libro estas ankaŭ la ĉapitro „Ŝercaj taskoj”) donas al la lernanto ĝojan senton de memsufiĉeco, kies agrablo transiras ankaŭ al la lingvo mem. Oni ja ŝatas tion, kion oni bone scipovas! Interalie, la libro enhavas ĉapitron „Langorompiloj originalaj”, kie troviĝas langorompiloj por trejni ĉiujn Esperantajn sonojn, kaj ankaŭ la sonkombinojn, malfacilajn aŭ nedistingeblajn en kelkaj lingvoj, ekz. la japana, itala, rusa. Apartan ĉapitron konsistigas „Krucenigmoj”: klasikaj, hungaraj, italaj, duoblaj, rondaj, ĉenaj. Kompreneble ĉiu tasko havas plenan kaj detalan respondon fine de la libro. Oni povas uzi la libron por memlernado, memedukado, memprepariĝo al ekzamenoj. Sed, verdire, tiuj ludoj povas esti uzataj ne nur en edukaj celoj, sed simple por la plezuro de la ludantoj: dum diversaj klubkunvenoj, Esperantaj aranĝoj kaj kongresoj. La libro naskiĝis rezulte de longa sperto de l’ aŭtoro kiel en instruado, tiel en partopreno en t.n. „Intelektaj Ludoj”, ŝatokupo de multaj ruslingvanoj en diversaj landoj de la mondo: Germanio, Kanado, Israelo, Usono ktp. Kontaktadreso: Tatjana AUDERSKAYA (Ukrainio), <verda99@mail.ru>
IPR 17/135
— página 36 del PDF —
La 50-a Kongreso de ILEI EDUKADO AL RESPEKTOPLENA TURISMO Vendisto iras al alia lando por proponi siajn varojn. Tio ne estas turismo. Soldato iras al alia lando por batali. Tio ne estas turismo. Junulo iras al alia lando por trovi laboron kaj ekloĝi tie. Tio ne estas turismo. Turistoj kuristoj: ellitiĝi, enbusiĝi, dormeti en la buso, elbusiĝi, viziti kaj foti, enbusiĝi, enhoteliĝi, enlitiĝi…. Kion oni povas kapti de nekonata lando irante grupe, rapide, senripoze, … Kelkaj eĉ kunportas siajn manĝojn por ne malkovri fremdajn gustojn. Vojaĝanto dediĉas tempon al malkovro, sidas sub arbo, observas la mondon, balbutas kun lokanoj, meditas en templo, fotas de tempo al tempo. Kaj ni esperantistoj? Ĉu ni estas kutimaj turistoj, aŭ vojaĝantoj malfermitaj aŭ aparta etno respektoplena? Ĉu gastigado, kiu estas senpaga kaj reciproka, helpas al ni profunde malkovri mondopartojn kaj aliajn homaranojn? Ĉu nia komuna justa lingvo estas magia ilo por amikiĝi? Jen padoj, spuroj, vojoj por niaj koreaj pripensoj okaze de nia 50-a ILEIkongreso en Busano. Mireille GROSJEAN, Prez de ILEI
SIMPOZIA ALVOKO ILEI-Simpozio
Edukado al respektoplena turismo Busano, Korea Respubliko, 20/21 julio 2017 En la jaro 2017, kiun UN deklaris Internacia jaro de daŭropova turismo, en kiu la Korea Turisma Organizo subtenas la organizon de la 102-a UK kaj la Busana Turisma Organizo la 50-an ILEI-Kongreson, ILEI enfokusigas la turismon sub la lumo de sia laŭstatuta celo: Edukado al estimo de la homo kaj al respekto al la vivo kaj al la naturo. Turismo signifas vojaĝadon aŭ ekskursadon por plezuro aŭ sporto. En la ŝtata ekonomio ĝi estas grava branĉo, unu el la fontoj de la malneta nacia IPR 17/136
— página 37 del PDF —
produkto plenigantaj la ŝtatan buĝeton. En la Esperanto-komunumo okazas la Esperanto-turismo kiel unu formo de la ekonomio de Esperanto – fonto de financaj rimedoj de Esperanto-organizoj, sed ankaŭ kiel vojo kaj rimedo de disvastigado de Esperanto kaj ĝiaj servoj al homoj, institucioj kaj al la homaro. La Universala kaj fakaj kongresoj de Esperanto, Esperanto-staĝoj kaj kursaroj, festivaloj, novjaraj kaj aliaj renkontiĝoj de esperantistoj, la Pasporta Servo, estas iuj el ĝiaj formoj. La klopodo komunikiĝi rekte kun loĝantoj de la vizitata regiono estas ĝia grava trajto. En la pedagogia kunteksto ĝi povas esti studtemo de ĝenerala kleriĝo kaj profesia kapabliĝo, sed ankaŭ instrurimedo kaj lernmedio. Ĝi renkontigas homojn kaj kulturojn, malfermas komunikproblemojn kaj proponas la solvojn. Edukado al respekto en turismo – respekto al la turistaj gastoj kaj gastigantoj, al naturaj kaj kulturaj valoroj de la turismaj lokoj, al la homo kaj al la naturo – estos en la fokuso de ILEI-simpozio pri la kongresa temo, kiu laŭtradicie okazos en la lastaj du kongresaj labortagoj. Ĉiuj aliĝintoj de la kongreso aŭtomate rajtas partopreni en la simpozio sen apartaj aliĝilo kaj kotizo. Tiuj, kiuj volas aliĝi nur al la simpozio kiel preleganto kaj/aŭ aŭskultanto, povas uzi la saman aliĝilon kiel por la tuta kongreso kaj pagi la nursimpozian kotizon laŭ la kotiztabelo kiu akompanas la elektronikan aŭ la printeblan aliĝilojn atingeblajn tra http://www.ilei.info /agado/Busan2017.php. Jen kelkaj sugestoj por prelegtemoj, tamen sen limigo al nur tiuj ĉi: 1. Pedagogiaj valoroj de turismo 2. Turisma ekonomio de la Esperanto-komunumo 3. Kleriga turismo 4. Profesia edukado por turismo 5. Komunikaj problemoj kaj solvoj en turismo 6. Interkulturaj proksimiĝoj per Esperanta turismo 7. Aprezo de kulturaj specifaĵoj, naturo kaj vivmaniero de vizitataj lokoj 8. Kompreno de bezonoj kaj kulturaj specifaĵoj de vizitantoj 9. Faka terminaro kaj turisma literaturo en Esperanto Se vi volas prelegi pri tiu ĉi temaro, ni tre kore invitas vin sendi al la organizantoj vian prelegproponon kun jenaj elementoj: • prelegtitolo, • nomo kaj institucio de la aŭtoro, • resumo en 100-200 vortoj, IPR 17/137
— página 38 del PDF —
• 3 – 5 ŝlosilaj vortoj, kaj • 150-vorta prezento de la aŭtoro • preskvalita foto de la aŭtoro. Vian prelegproponon kun tiuj elementoj bonvolu sendi ĝis la 15a de majo 2017 al: radojica.petrovic.rs@gmail.com, aŭ al la poŝtadreso de la estrarano pri kongresoj trovebla sur la interna kovrilpaĝo de IPR. Viaj prelegoj devas esti originalaj, ne publikigitaj nek planataj por publikigo aliloke. Viaj resumoj estos publikigitaj en la Kongresa Libro. Por la prelego vi disponos pri 20 minutoj kun 10 minutoj por diskuto. Se vi liveros plenan tekston de la prelego ĝis la 30-a de septembro 2017, ĝi estos publikigita en Internacia Pedagogia Revuo, aŭ alimaniere. La lingvo de la simpozio estas Esperanto kun eblaj kontribuoj de neesperantistoj en la korea aŭ angla. Se la prelego ne okazos en Esperanto, la ĉeestantoj ricevos resumon aŭ alimanieran interpreton en Esperanto. Por neesperantistaj partoprenantoj estos certigita prezento de Esperantaj prelegoj en la korea aŭ angla lingvoj. Limdatoj 2017-05-15: Sendo de prelegproponoj 2017-05-31: Informo pri akcepto 2017-06-15: Aliĝo kaj kotizpago (por ne jam aliĝintoj) 2017-06-30: Prelegantoj kaj organizantoj kunlabore aranĝos 2- aŭ 3lingvan prezenton de la prelegoj (dulingva ekranprezentaĵo / postsekva interpretado / presita koncizigo de la prelego en alia lingvo) • 2017-06-30: Definitivigo de la simpozia programo por Kongresa libro • 2017-09-30: Sendo de prespretaj prelegoj por papera aŭ reta publikigo
• • • •
Ni esperas vian entuziasman reagon al ĉi tiu alvoko kaj vian partoprenon en la simpozio. Bonvolu diskonigi la alvokon al aliaj eblaj interesatoj, esperantistaj aŭ neesperantistaj. La simpozio estas grava evento dum la ILEIkongreso, kiun ni komune povos sukcese realigi. Bonvenon! Estrarano pri kongresoj, Radojica PETROVIĈ
IPR 17/138
— página 39 del PDF —
INFANA UNIVERSITATO En Esperanto-kursoj la kursgvidantoj uzas diversajn instrumetodojn por lernigi la lingvon kaj krei novajn esperantistojn. Eksterkurse funkcias la natura metodo: naski esperantistojn, esperantigi la infanojn denaske. Kaj partoprenigi ilin en la E-movada vivo, ekzemple tiel kiel en REF (Renkontiĝo de Esperanto-familioj), IIK (Internacia Infana Kongreseto dum UK), Festa Semajno aŭguste en la Kastelo Grezijono, eble ankoraŭ kelkloke. Kaj daŭre eduki ilin per Esperanto kaj pri Eo-kulturo tra la tuta infanaĝo. En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento ILEI havis dum siaj konferencoj ILEIgimnazion kun amuzaj lecionoj el diversaj fakoj por lernej-aĝaj esperantistoj, sed tio jam longe ne ripetiĝas. Tamen ĉe la ĉefevento de ILEI foj-foje gastas esperantistoj de infanĝardena aŭ lerneja aĝo. Ĉarma estis la ĉeesto de la 3-jara Elvira kaj la 8-jara Matensuno kun ankoraŭ kelkaj lernejanoj en Oostende, 2015. La ĉinaj geknaboj Matensuno kaj Suno kun 4 samaĝuloj el Rumanio sopiris en Nyíregyháza, 2016, programerojn adaptitajn al iliaj aĝo kaj emoj. Ne nur amuzajn lecionojn el diversaj lernejprogramaj fakoj, sed ion pli ampleksan, pli varian por amuziĝi kaj kune lernante ĝui la vivon en Eo-komunumo. La Estraro de ILEI konsideras la eblecon de revivigo de ILEI-gimnazio. Aŭ de porinfana/porjunula programo daŭriganta la ILEI-gimnazian tradicion kun nova kvalito. Infana universitato povas esti la taŭga formo. La termino universitato ligiĝas al la supera nivelo de klerigado kaj profesia kapabligo en ajnaj fakoj de la sciencoj kaj artoj. En iuj landoj ekzistis kaj plu ekzistas Popolaj kaj Laboristaj universitatoj kun gamo da instruaj kaj kulturaj aktivaĵoj por klerigado kaj profesia lertigado en diversaj kampoj sur la niveloj baz-, mez- kaj altlerneja. Infana universitato en Esperantujo simile povas kovri vastan gamon da edukaj, klerigaj, kultur-artaj, sportaj, ludaj kaj vartaj bezonoj de la infanaĝa E-publiko. Internacia Infana Kongreseto (IIK) kaj Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj (REF) plenumas tiun funkcion en limigita tempo de 7-10 tagoj malsammaniere. IIK grupigas Eo-infanojn en aparta loko proksime de UK, lasante al la gepatroj liberan tempon por ĝui la kapturne abundan kongresan IPR 17/139
— página 40 del PDF —
programon. En REF male, la gepatroj kaj infanoj pasigas la tempon kune kreante kaj ĝuante la eduk-ludan programon en sia eta kaj provizora Esperantujo. Infana universitato dum la kongreso de ILEI povas ebligi ambaŭ: kaj kunestadon de la gepatroj kun la infanoj, kaj tempodisponon por partopreno en elektitaj neinfanaj programeroj. Kaj ĝi povas akcepti ankaŭ instruistojn kun grupoj de infanaĝaj Eo-kursanoj sen aŭ kun la gepatroj aŭ parencoj. La gepatroj kaj infangrupgvidantoj povas solidare dividi la taskojn de prizorgo kaj programa gvidado de la infanoj laŭ interkonsentita tempoplano. Dum unuj deĵoras kun la infanoj kaj gvidas ilin tra la kongresa tempospaco, la aliaj ĝuas la kongresan programon, kaj poste alterne ŝanĝas la rolojn. Alia grava funkcio de la Infana Universitato povas esti praktikejo por instrutrejnatoj en la tradicia ILEI-kongresa instrutrejna seminario, por iliaj provlecionoj kaj konatiĝo kun labormanieroj de spertaj E-instruistoj. La ĉina Eo-instruistino SHI Xueqin – Neĝeta jam certigis la unuan grupon de infanuniversitatanoj en Busano ĉi-jare. Ŝiaj 14 infanaj Eo-kursanoj kaj deko da iliaj parencoj aliĝis al la Kongreso fine de decembro. La infanoj preparas kaj prezentos sian kontribuon al la kongresa programo. Ili meritas apartajn prizorgon kaj porinfanan kongresfadenon, kian provizos la Infana Universitato por ili kaj, esperinde, pliaj Eo-infanoj el diversaj landoj. Radojica PETROVIĈ
Konkurso pri emblemo de Infana Universitato La Estraro de ILEI alvokas kreemulojn, esperantistajn kaj neesperantistajn, membrojn aŭ ne-membrojn de ILEI, proponi emblemon de Infana Universitato – programo okazonta dum la Kongreso de ILEI. La esperantistoj estas bonvenaj kaj mem partopreni la konkurson kaj proponi ĝin al siaj konatoj – spertuloj pri grafika aspektigo kaj al lernantoj kaj studentoj de tiu fako en mez- kaj altlernejoj kaj universitatoj. Difinoj kaj kondiĉoj
1. La Infana Universitato (IU) estas eduka, kultura kaj amuza programo por infanoj partoprenantaj Kongreson de ILEI kun siaj gepatroj aŭ instruistoj. Ĝi povas okazi ankaŭ dum aliaj Eo-eventoj, aŭ memstare. Ĝi ampleksas vartejon-ludejon, amuzajn lecionojn, sportajn ludojn, konkursojn, IPR 17/140
— página 41 del PDF —
ekskursojn kaj aliajn programerojn adaptitajn al lernejanoj kaj antaŭlernejaĝaj infanoj. 2. La emblemo kiel grafika simbolo de Infana Universitato devas esprimi ĝiajn esencon kaj etoson simplamaniere, elegante kaj ideoveke, sen teksto krom la akronima siglo IU. 3. La emblemo estu taŭga por kolora preso kaj nigra-blanka kopio, uzebla en kapteksto de leterpapero, sur dokumentujoj, porokazaj kovertoj, informiloj, aliĝilo, glumarkoj, insignoj k.s. 4. La konkursaĵo en ciferecaj formatoj JPG kaj PNG estu sendita al radojica.petrovic.rs@gmail.com, kopie al ilei.sekretario@gmail.com, kun mesaĝtitolo Emblemkonkurso de IU. Taksado, elekto kaj premioj
La Estraro de ILEI nomumos fakan ĵurion por pritakso de la konkursaĵoj, kiu proponos elekton de la plej bonaj proponoj, eventuale sugestante al la aŭtoroj plibonigajn modifojn. La Estraro konsideros la raporton kaj proponojn de la Ĵurio kaj findecidos pri la uzota emblemo kaj premiindaj verkaĵoj. La premioj por la unua, dua kaj tria loko konsistos el diplomo, E-libro kaj abono al ILEI-periodaĵo aŭ kotizo por iu ILEI-evento. Limdatoj
1. Sendo de konkursaĵoj: 2017-03-31 2. Raporto de la ĵurio: 2017-04-20 3. Informo al la aŭtoroj kun sugestoj pri modifoj: 2017-04-30 4. Sendo de modifitaj konkursaĵoj: 2017-05-15 5. Definitiva raporto de la ĵurio: 2017-05-31 6. Definitiva decido de la Estraro kaj ĝia publikigo: 2017-06-15 Publikigo
La decido estos komunikita al la aŭtoroj kaj publikigita tra E-movadaj komunikkanaloj kune kun informo pri maniero kaj tempo de transdono de la premioj.
IPR 17/141
— página 42 del PDF —
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Christophe Chazarein, Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Rob Moerbeek. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: Mireille Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Goro Kimura, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat. Estrare: Gong Xiaofeng „Arko”, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la Jarlibron de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Arina Osipova. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et
IPR 17/142
— página 43 del PDF —
Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr, Jean-Pierre Boulet, Pascale Voldoire. kaj aliaj Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE8400 Oostende. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Lange Beeldekensstraat 169, BE-2060 Antwerpen, Belgio, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, <moerbeekr@gmail.com>. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de januaro 2017, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aprilo 2017.
IPR 17/143
IPR 2017/2
— página 1 del PDF —
— página 2 del PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN): …………………………………………………………………. 3 Maria MAJERCZAK: EAQUALS – altaj internaciaj normoj en lingvoinstruado …….. 4 Mireille GROSJEAN: Instruado de Esperanto en elementa lernejo en Benino …….. 10 Raporteto pri la programo Ekparolu! …………………………………………………………… 11 HU Guozhu: Ni iru la vojon celitan ……………………………………………………………… 12 Stefan MACGILL: UEA kaj la instrua agado ………………………………………………… 19 Stefan MACGILL: Jaro de la Lernanto – celoj, strategioj, kunlaboro………………… 19 Jozefo NÉMETH: La hungara ILEI-sekcio …………………………………………………….. 23 Luiza CAROL – Mirejo GROSJEAN: Dek jaroj en Esperanto-lando ……………………. 26 Klaus SANTOZKI: Du ludoj por ŝanĝo de la instru- kaj lernmetodoj…………………. 29 El la landoj kaj sekcioj (AL, BJ, FI, DE, IT, PL) ………………………………………….. 31 Korekto ……………………………………………………………………………………………………. 40 La 51-a Kongreso de ILEI – Madrido 2018 (R. PETROVIĈ, M. GROSJEAN) ………. 40 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ………………………………………………………….. 42
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>. Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Rilatoj kun UNESKO kaj FIPLV. Observanto de ILEI ĉe UEA. Informado al ekstero. Ekzamenoj. Vicprez.: GONG Xiaofeng „Arko”, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. <arko.gong@qq.com>. Universitata agado. Sekretario: Emile MALANDA NIANGA. P. O. BOX 2787 Cape Town 8000, SudAfriko. <emalandan@yahoo.fr>, <ilei.sekretario@gmail.com>. Kontakto kun sekcioj. Koleghelpa Kaso. Vicsekr.: Elena NADIKOVA. ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Eo-centroj. Estrarano pri financoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Kongresoj de ILEI, rilatoj kun TEJO, retaj aferoj, „Interkulturo”. Estrarano: Ivan COLLING. Cx.P. 1701, Ag. Mal. Deodoro, Curitiba, PR. BR-80011970, Brazilo. <iecolling@yahoo.com.br>. Universitata agado.
IPR 17/22
— página 3 del PDF —
Scienca Komitato
Enkonduko
Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario, vic-prez. de UEA Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet
Karaj legantoj, Mi petas pardonon. Vi ne ricevis nian organon aŭ ricevis ĝin kun granda malfruo, tio estas grava paneo. Okazis eĉ pluraj fuŝoj laŭ iu universala leĝo de „maksimuma paneado”, kiel okazas, kiam diversaj problemoj viciĝas en tago, kiam oni fine pensas: pli bone mi estus restinta en mia lito hodiaŭ matene… Okazis en diversaj landoj paneo de la liverado per poŝto de IPR 2016/3 kaj 4. Okazis paneo en la dissendado de 2017/1 per belga eble tro malmultekosta firmao. Laŭ konfirmoj vi ricevis ĝin komence de majo (tio dankeblas al la denova preso, ĉar ĉiuj pakaĵoj en februaro malaperis). Kaj hodiaŭ, la 11-an de majo, ni fermas la preparadon de IPR 2017/2. Espereble la aperritmo de nia organo retrovos sian pli fruan akuratecon. Por esti certaj, ke IPR 2017/2 atingos vin ĝustatempe, la estraro de ILEI decidis okazigi la printadon kaj elsendadon el Slovakio. Ni nun esploras pri fidinda solvo por IPR 2017/3 kaj la sekvaj numeroj. Pri grafikaj kreadoj diversaj junuloj kontribuas al la bezonoj de ILEI. Unu el Koreio kreis la stelforman emblemon, kiun ni elektis por nia 50-a Kongreso. Unu alia el Serbio, denove Emese, kreis alian tre belan emblemon (vd kovrilpaĝe) kaj nia korea sekcio konservis ĝin por si mem. Ni deziras al vi agrablan legadon! Mireille GROSJEAN Prezidanto de ILEI IPR 17/23
1
AdE – Akademio de Esperanto Sur la dorsa kovrilo: Magdalena Kujawska, studentino en la Jagelona Univ. en Krakovo, gvidas lecionon dum la 8-a lingva festivalo. (Fotis studento, Karol Bernacki) (Vd. p.4)
— página 4 del PDF —
EAQUALS – altaj internaciaj normoj en lingvoinstruado de Maria MAJERCZAK (Pollando) Pri la aŭtoro Maria Majerczak estas filologo, diplomita pri latinidaj lingvoj kaj kulturoj. Ŝi ankaŭ okupiĝas science kaj didaktike pri Esperanto, ekde sia studperiodo. Ŝi laboras en la Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando. Ŝiaj specialiĝfakoj estas: metodiko de instruado de fremdaj lingvoj, formado de lingvoinstruistoj, teoria lingvistiko kaj kelkaj sferoj de Esperanto. Ŝi instruas en la universitato la Internacian Lingvon konstante (je ĉiuj niveloj) kaj gvidas la Studentan Sciencan Esperanto-Rondon. En la jaroj 1997-2010 ŝi respondecis pri la Pola Sekcio de ILEI (pli da informoj pri ŝia E-aktivado oni povas trovi en Panteono de Edukado.net). Resumo En la artikolo estas prezentita la hodiaŭa metodo instrui kaj lerni lingvojn, kiel bazo por la internaciaj kvalit-normoj de EAQUALS, la mondskale plej grava organizaĵo, atestanta altan kvaliton en instruado de fremdaj lingvoj. La kazo de la atribuo de la EAQUALS-kvalit-marko al la Esperantoinstruado en la Jagelona Universitato en Pollando havas signifon por la Internacia Lingvo. Ŝlosilvortoj: EAQUALS, kvalito en lingvoinstruado, tendencoj en instruado de lingvoj, la komunika metodo, KER, CEFR, universitata Esperanto-instruado, Jagelona Universitato La hodiaŭaj tendencoj en instruado de lingvoj La ŝanĝoj, kiuj okazadis en la mondo dum la lastaj jardekoj, kreis la neceson pri reformulo de la lernbezonoj kaj pri al ili konforma prilaboro de lingva materialo (la procezo estis komencita jam en la 70-aj jaroj de la antaŭa jarcento, sub la gvido de la Konsilio de Eŭropo). La nocia-funkcia aranĝo de la lingva materialo celis disvolvadon de la kapablo efike komunikiĝadi en diversaj kuntekstoj, prenitaj el la reala vivo (antaŭe, lernolibroj kreadis IPR 17/24
— página 5 del PDF —
fikciajn tekstojn por lingvolernado). Sociaj interagoj, simulataj dum lingvaj lecionoj, iĝis kaj rimedo kaj la celo de lingvolernado. La nocia-funkcia aliro iĝis bazo por la komunika metodo, kiu disvastiĝadis ekde la okdekaj jaroj de la 20-a jarcento kaj kies ĉefa ideo estas lernado per komunikado por komunikado. La komunika metodo ofte estas konsiderata kiel ĝenerala aliro, kiu inspiris la ekeston de diversaj kompletaj, originalaj metodoj, kun lernolibroj kaj akompana didaktika materialo. En la komunika metodo sukceso de lingvoellerno estas taksata surbaze de la kontrolo, kiel bone la lernantoj disvolvis sian komunik-kompetenton. En 2001, la Konsilio de Eŭropo lanĉis la Komunan Eŭropan Referenckadron por Lingvoj (Common European Framework of Reference for Languages, CEFR; esp. KER). La komunika metodo jam akiris pli novan formon, tiun de aga metodo, rekomendata de KER. Ĝia esenca trajto estas realigado de konkretaj, praktikaj taskoj (ne regula lernado de difinitaj eroj de gramatiko aŭ tekstoj). Ĉiam pli ofte ĝi estas praktikata kiel kunaga metodo (la lernantoj kunagas dum plenumado de lerncelaj soci-lingvaj komunik-taskoj). Tiu metodo prezentas partoprenan aliron, kontraŭon de individueca lernado. Jen kelkaj gravaj, ĝeneralaj trajtoj de instruado-lernado de lingvoj, ligitaj kun la ĉi-supre prezentitaj aktualaj ideoj kaj tendencoj. La instruisto ne estas plu la ĉefa persono de la didaktika procezo. Jam la komunika metodo lokis la lernanton en la centro de tiu procezo. Dum jarcentoj la instruisto estis konsiderata kiel la sola scioposedanto. Hodiaŭ li aŭskultas proponojn, konsilojn de tiu, kiu lernas, li estas malferma al liaj bezonoj. La lernanto estas partnero. Li eniras dialogan rilaton, t.e. dusubjektan rilaton: instruistolernanto. Li kundirektas la lernadon, sed samtempe ankaŭ kunrespondecas pri ĝi. La plenan kontrolon de la didaktika laboro, kiu estis farata de la instruisto, anstataŭas la aŭtonomeco de ĉiu el la partneroj: kaj la instruisto kaj la lernanto. En tia situtacio, tiu lasta lernas pli konscie, pli konforme al siaj lingvaj bezonoj kaj pli memrespondece. Liaj lernstrategio kaj konduto konformas al la defioj de la hodiaŭa mondo. En la nuna tempo, la ĝenerala tendenco estas instruado de lingvo por praktikaj celoj, tial anstataŭ liverado de la samaj scioj al ĉiuj membroj de la IPR 17/25
— página 6 del PDF —
grupo kaj al ĉiuj grupoj, oni realigas individuan aliron, kiel eble plej proksiman de la bezonoj de ĉiu el la lernantoj. Dum la lastaj jardekoj oni multe pli aprezas disvolvadon de kapabloj ol simplan transdonadon de scioj. Konstruante la instruprogramojn, oni atentas la funkcia(j)n celo(j)n de ĉiu instruata ero. Ŝanĝiĝis ankaŭ la instruformoj. Nun gravas task-plenuma, projekta, kazo-studa k.s. instruado, adaptita al la konkretaj, praktikaj bezonoj de la studantoj. La iama kontrolo de la lernrezultoj, havanta nur taksantan karakteron, laŭ la modernaj normoj devus esti formanta. La organizaĵo EAQUALS Sur la ĉi-supre prezentitaj ideoj kaj praktikoj baziĝas la normoj por lingvoinstruado, prilaboritaj de la internacia faka organizaĵo EAQUALS (Evaluado kaj Akreditado de Kvalitaj Lingvaj Servoj – Evaluation and Accreditation of Quality Language Services). La sendependa kaj senprofitcela organizaĵo estis fondita en1991. Ĝi estas registrita en Britio. EAQUALS atestas altan kvaliton en la tuta sfero de instruado de fremdaj lingvoj, kaj ĝi estas la mondskale plej grava organizaĵo, laboranta en tiu kampo. EAQUALS estas kunlaboranto de la Konsilio de Eŭropo (Council of Europe / Conseil de l’Europe, CoE). Interalie, ĝi partoprenis la ellaboradon de la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj (KER). La organizaĵo estas konsultata de la Eŭropa Komisiono (European Commission, EC) pri lingvoinstruado, ĝi kunlaboras kun la Eŭropa Centro de Modernaj Lingvoj (European Centre for Modern Languages, ECML), kun ISO – la Internacia Normiga Organizaĵo (International Organization for Standardization) k.a. La celoj de EAQUALS estas: • apogado de la kvalito en instruado kaj lernado de fremdaj lingvoj, i.a. per faka subteno al lingvoinstruistoj, • ellaborado de altaj kvalit-normoj kaj • akreditado de la ilin realiganta agado de lingvoinstruaj institucioj, kiel lernejoj kaj lingvaj lernejoj. EAQUALS preparis unikajn ekspertizojn por praktika aplikado de KER en programoj rilate kursoplanadon, instruadon kaj taksadon. IPR 17/26
— página 7 del PDF —
Laŭ la foje aŭdata opinio de fakuloj el eŭropaj lingvaj institucioj, en la sfero de lingvoinstruado „oni povis elpensi nenion pli bonan ol la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj” (KER). Ĝiaj aŭtoroj tamen ne celis krei modelon, kiu estus deviga por lingvoinstruistoj, sed la lingvoinstruaj medioj mem adoptis ĝin, kiel tre taŭgan kaj utilan ilon. KER transiris la eŭropajn landlimojn kaj disvastiĝis en la mondo. La akredito de EAQUALS konfirmas altan kvaliton de la instru-lerna procezo en ĝia tuta kunteksto. La kandidatoj devas plenumi 50 normojn, kiuj grupiĝas en 12 kategorioj: 1. gvidado de la lingvoinstrua institucio 2. instruado kaj lernado 3. didaktika planado 4. ekzamensistemoj 5. didaktikaj resursoj, biblioteko 6. lernmedio 7. diversaj servoj 8. kvalito 9. altaj profesiaj kvalifikoj de la instruistoj 10. oficialeco de la dungo-kondiĉoj 11. interna komunikado 12. ekstera komunikado1. Inter la normoj troviĝas postuloj pri konformeco de la instruado al la EAQUALS-normoj kaj efikeco de la instruprogramoj, taksado kaj precipe ĝia ligo kun KER, kompetento kaj spertoj de la instruistoj, estroj kaj oficistoj, ankaŭ profesieco de la institucia mastrumado, institucia mem-taksado, internaj sistemoj por kvalitcertigado, labor-kondiĉoj de la instruantoj. La EAQUALS-akreditado aplikeblas al la agado de ĉiaspecaj lingvaj centroj, universitataj kaj aliaj, ŝtataj kaj privataj. La normoj ne havas preskriban karakteron (kvankam la bazaj postuloj estas precize difinitaj), do ili estas adapteblaj al diversaj edukaj kuntekstoj, ekz. al lingva lernejo realiganta specialajn celojn aŭ al la universitata sistemo de lingvoinstruado. La akredita sistemo estas realigebla rilate al instruado de ĉiuj lingvoj, ĝi koncernas ankaŭ 1
https://www.eaquals.org/our-members/become-a-member/accreditedmembership/the-eaquals-quality-standards, lasta vizito: 10 apr. 2017.
IPR 17/27
— página 8 del PDF —
ĉiujn landojn. Aktuale, la EAQUALS-postulojn realigas institucioj instruantaj 32 lingvojn en nur 33 landoj de la mondo2. La EAQUALS-normoj en la E-instruado en la Jagelona Universitato Komence de 2016, la instruado de Esperanto en la Jagelona Universitato ricevis la internacian kvalit-rekonon de EAQUALS. La internaciajn normojn realigas ankaŭ instruado de dek aliaj lingvoj, ĉiuj disponigataj en la granda fremdlingva fako de la universitato, la Jagelona Lingva Centro. Tiu fakto estas grava por la universitato, ĉar la akredito donas prestiĝon, ĝi signifas ankaŭ garantion pri la kvalito de la ofertataj kursoj. Ĝi gravas ankaŭ por Pollando, ĉar la universitato estas la unua kaj sola supera lernejo de la lando, kiu realigas la internaciajn EAQUALS-normojn, kaj unu el la nemultaj en Eŭropo. Eble aliaj universitatoj sekvos ĝin. La akiro de la nemovada EAQUALS-kvalito gravas ankaŭ por Esperanto: la nomo de la lingvo troviĝas en la listo de la 32 lingvoj, kies instruado akiris ie en la mondo la prestiĝan EAQUALS-markon. Tio pruvas, ke instruado de Esperanto povas realigadi la samajn altajn normojn, kiel tiu de la angla, hispana aŭ aliaj lingvoj. Efektive, por EAQUALS Esperanto estas samrajta kun aliaj lingvoj. En tiu organizaĵo oni ne elvokas ĝian laŭplanan naskiĝon, kiu ja ne estas grava el la komunika vidpunkto. La tabelo, prezentanta la lingvajn nivelojn laŭ KER (CEFR) troviĝas en ĉiuj studĉambroj de la lingva centro kaj sur koridoraj muroj. La studentoj mem povas kontroladi la akiritajn praktikajn lingvajn kapablojn, je ajna momento de la lernado. (Fotis Maria Majerczak)
Specialajn kriteriojn oni prilaboris por la latina lingvo, kiu „ne estas parolata lingvo” (informo de unu el la ĉefaj fakuloj de tiu organizaĵo, eldirita antaŭ la lingvo-instruistaro, dum la unua vizito en la krakova universitato). 2
https://www.eaquals.org/our-members/accredited-members/, lasta vizito: 10 apr. 2017.
IPR 17/28
— página 9 del PDF —
Dank’ al la akredito, en la retpaĝaro de EAQUALS oni trovas la informon, ke Esperanto estas instruata en eŭropa universitato (ja, kutime, oni eĉ ne mencias tiun lingvon inter la lingvoj de Eŭropo!).
Gestudentoj de la Jagelona Universitato ĉiujare gvidas E-lecionojn en grandaj publikaj aranĝoj, regionaj aŭ landaj. Ili uzas elementojn de la instrumetodoj praktikataj en la lingva centro de la universitato. Jen komunika ekzerco dum la leciono okazinta kadre de la 8-a krakova lingva festivalo, la 1-an de aprilo 2017.
La Jagelona Universitato estas la sola supera lernejo en la mondo, en kiu Esperanto-instruado havas la internacian EAQUALS-markon. Eble tiu fakto utilos al la Internacia Lingvo, alproksimigante al la Esperanto-medioj la ideon de akirado de modernaj, altaj normoj en instruado de la lingvo. Lokoj, kie oni lernas Esperanton, povus esti inter la plej bonaj kaj kvalite rekonitaj. Tio estas defio ne nur por Esperanto, sed ankaŭ por diversaj universitatoj kaj aliaj lingvoinstruaj institucioj. Gloso Evaluado – taksado Bibliografio La oficiala retpaĝaro de EAQUALS: https://www.eaquals.org Majerczak, Maria, Internacia EAQUALS kvalit-rekono por E-instruado en la Jagelona Universitato. http://edukado.net/novajhoj?id=625, dato de la publikigo: 27 majo 2016.
IPR 17/29
— página 10 del PDF —
Stawicka, Monika, Jagiellonian Language Centre accredited by EAQUALS. En: Newsletter, 57 spring 2016, p.6. Kraków: Jagiellonian University International Relations Office.
Instruado de EO en elementa lernejo en Benino de Mireille GROSJEAN (Svislando) Abomey-Calavi estas granda urbo sude en Benino, kies limo kun Kotonuo tute ne videblas pro la fakto, ke la du urboj kunas kiel Buda kaj Pest. Eĉ sen lima rivero. En Abomey-Calavi estas la universitato de Benino, UAC, kie studas la plej lertaj gestudentoj de la lando, proks. cent mil. En tiu urbego en trankvila kvartalo naskiĝis en 2016 nova privata lernejo per la laboro de du kuraĝaj instruistoj, kiuj volas doni al eĉ malriĉaj infanoj valoran instruadon. Ili konstruis domon kun klasoĉambroj kaj arigis geinstruistojn. Mecenato helpas. Ili decidis enkonduki Esperanton. Por fari tion, ili ekrilatis kun Privas TCHIKPE, prezidanto de la NRO „Scio Sen Bariloj” (SSB). La unua kontakto okazis la 15-an de februaro 2017 dum mia restado en Kotonuo. Kiel membro de SSB mi iris kun Privas TCHIKPE al la lernejo kaj en la laborĉambro de la direktoro okazis prezento de EO kaj diskuto kun la gvidantaro. La unua demando estis, al kiuj klasoj ni donu tiun instruadon? Decido venis: al la 4-a kaj 5-a klasoj, do al lernantoj en la aĝo de dek kaj dek unu jaroj. La inaŭgura leciono okazis la duan de marto. Antaŭ ĝi okazis solena subskribado de interkonsento inter la lernejo Hadegnon kaj „Scio Sen Bariloj”. (La foton pri subskribo vd. sur p.43). Privas TCHIKPE unue alfrontis la du klasojn kune kaj la instruistaron, ĉiujn arigitajn en granda klasoĉambro. Li elektis la prezenton de la alfabeto kaj sonoj en tiu fame konata harmonio, kaj poste prezentis diversajn frazetojn kiel „Saluton!”, „Kiu vi estas?”, „Mi estas Karlo”. Lia celo estis, ke la lernantoj povu tuj post la hejmenreveno diri kelkajn frazojn al siaj gepatroj. Mi havis dudek minutojn post tio kaj mi elektis enkonduki kelkajn sufiksojn. Kato-katino-katido; bovo-bovino-bovido, leono-leonino-leonido. Post tiuj 3 radikoj mi skribis „kolombo” kaj venigis sinprezentan lernanton al la tabulo. Li senprobleme skribis la vortojn kolombo-kolombino-kolombido. Mi povis montri al la aŭskultantaj plenkreskuloj, ke okazas kvazaŭ miraklo: tiu knabo lernas Esperanton de eĉ ne 30 minutoj kaj kapablas skribi vortojn, kiuj ne IPR 17/210
— página 11 del PDF —
ekzistas en lia lingvo, la lingvo de lia instruado (la franca). Mia celo estis montri tiun mirindan fenomenon: la strukturon de Esperanto (vidu foton).
Mi parolis pri brikoj, ĉar ĉiuj vidas domojn en konstruo kaj brikojn en atendo. Do briko kolomb- , briko -in- , briko -id- , briko -o. En la franca lingvo ekzistas la vorto „colombe” por la specio, sed ne ekzistas precizaj vortoj por la masklo, la ina birdo kaj la beba kolombo. En Esperanto tion oni povas konstrui. La rezulto de tio estas, ke la geinstruistoj ankaŭ eklernis Esperanton (vidu la aldonan prezenton de la instruisto Kingslim EDAH en la rubriko El la landoj kaj sekcioj, kiu nome de SSB instruas Esperanton en tiu lernejo Hadegnon).
Raporteto pri la programo Ekparolu! Nun laboras 49 geonkloj kun 51 genevoj. Finis siajn studojn 12 genevoj. Oni okazigis 344 sesiojn, estas planitaj 13 pliaj sesioj. (Dato: 10 majo 2017) Ligo: http://edukado.net/ekparolu IPR 17/211
— página 12 del PDF —
NI IRU LA VOJON CELITAN de HU Guozhu (Ĉinio) Noto: Publikiĝis en „EL POPOLA ĈINIO” (EPĈ) n-ro 8/1994 p.10/11 en rubriko „Voĉo de Esperantistoj” jena verko de HU Guozhu. 2001 Guozhu aldonis iomete da informoj pri interreta laboro. • Senpenta elekto Mi ekkonis kaj komencis lerni Esp-on en 1956, 18-jara, nelonge post kiam mi eklaboris en tekstila fabriko. Kaj, depost tiam, ĝuste kiel diris la versoj: forflugis la tempo je nura fingrosvingo. Mi tenis min fidela al mia profesio, diligente plenumante mian laboron en fabriko, dume la profesio ankaŭ pagis al mi ĉion: salajro, loĝejo, rango, vivrimedo k.a. La iama novico nun jam fariĝis supera inĝeniero en tekstila fabriko. Mi tenis min fidela en la vicaro de ĉinaj esp-istoj, tamen, por diri la veron, Esp-o ja donis al mi neniun praktikan utilon en socia vivo. Male, ĝi alportis al mi nemalmultajn sortobatojn: mi perdis floraĝan ĉarman junan edzinon, mi perdis ankaŭ mian stomakon, sanon k.a. Jes, efektive, ŝancoj en la vivo ja aperis unu post alia, ĉiam novaj. Ne malpli ol unu fojon mi frontis antaŭ allogaj ebloj: nur se mi konsentus iom konvertiĝi, pagante al alia sfero iomete, ekz-e (kelk)dekonon, da energio, kiom mi oferis al Esp-o, mi jam povus, laŭ kriterio de utilismo, «vivi pli senĝene». Tamen ĉiufoje mi nur ripetis mian unuafojan elekton, iri sur la vojo de ni esp-istoj, pli kaj pli malproksimen, kaj neniam volis retroiri. Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita Ĝi estas, la voj’ elektita. Mi amas mian patrujon Ĉinio. Mi amas Esp-on. Por ili mi volonte oferu mian ĉion. Kio instigas min, estas la nobla idealo de Esp-o, estas la senegoisma sindonemo de eminentaj esp-istoj, veteranaj kaj samgeneraciaj. Tio estas la IPR 17/212
— página 13 del PDF —
fonto de mia forto, dank’ al kiu mi sukcesis persiste marŝi kaj surgrimpi, venkinte multe da malfaciloj. •
Estimindaj veteranoj
Dum multaj jaroj mi restis izolita memlernanto de Esp-o, tamen mi havis la feliĉon ricevi helpojn preskaŭ de ĉiuj veteranoj inter la malnovaj ĉinaj espistoj. La unua artikolo pri Esp-o, kiun mi legis, estis la raporto pri la 41-a UK en Kopenhago, verkita de estimata Chen Yuan, de kiu mi unuafoje aŭdis la nomon Esperanto. Kiu kondukis min sur la vojon de Esp-o, estis la veterano s-ano Honfan, kiun mi ĉiam dankas kun karmemoro! Estis li, kiu pacience skribis longan leteron, mentore respondante al mia demando de analfabeto: „Kio estas Esp-o?” Estis li, kiu serĉadis pli ol unu monaton en pekina brokantejo de malnovaj libroj, kaj pagante anstataŭ mi, aĉetis kaj sendis al mi la unuan E-lernolibron. Estis li, kiu varbis min al Traduka Ekzercado, organizita de EPĈ. Estis li, kiu invitis min fari esp-igojn por EPĈ. Li memkonscie faris ĉion ĉi tion, celante kulturi novulojn por la ĉina EO-movado. Kiel mi lernis Esp-an prononcadon, estis stranga anekdoto. Kiam mi jam povis skribi leteron en Esp-o, mi ankoraŭ scipovis voĉlegi nenion, eĉ alfabeton, en Esp-o. Foje, iu mia kolegino oficveturis al Ŝanhajo. Laŭ mia peto, ŝi vizitis s-anon Sanio, lernis de li Esp-an prononcadon, kaj poste, funkciante kiel homo-diktafono, transkomunikis al mi la prononc-povon. En la nuna tempo, kiam diktafonoj ege populariĝis, mia anekdoto aŭdiĝas vere neimagebla mito kvazaŭ el trans maroj. Fortikan herbon montras venta vetero. kaj neflekseblan lojalon vidigas severa danĝero. Esp-isto, kiu plej imponis al mi, estis s-ano Tikos. Li eksponis al mi kaj miaj samtempuloj la grandan personecon de esp-isto, ke ni havu la intiman konon pri la eco de „verda koro”. Tio okazis en la malfacilaj jaroj, kiam la ĉina EOmovado devis resti en stagno. Tikos, per sia individua forto, je la persona nomo de unuopulo kaj per individua korespondado, kolektis Esp-amantojn tra tuta Ĉinio kaj akumulis forton por la revekiĝo de la ĉina EO-movado. Li mempage eldonis mimeografitajn lernilojn, kiujn li dissendis, donacante aŭ senpage pruntdonante, al ni por nia lernado. La karan (kaj raran) libron Parnasa Gvidlibro, kies ekzempleroj tiam en Ĉinio troviĝis nur du, mi povis IPR 17/213
— página 14 del PDF —
legi nur dank’ al lia malavara helpo. Mi mankopiis, de la unua litero ĝis la lasta, la tutan libron, kaj, poste, mem verkis en la ĉina lingvo Esperantan Metrikon kun aparta konsidero por kontentigi la bezonon de ĉinaj s-anoj, kaj, la unuan fojon iniciatis enkonduki ĉineskojn en la Esp-an poezion, kun kelkaj specimenoj. La plej grava influo de Tikos sur min, estas la devkonscio pri misio kaj la stilo „ek al laboro”, nek atendi nek dependi. En la rondo de Esp-o, nombro de profesiaj esp-istoj ĉiam estas relative malpli multaj. Ni povas rimarki, ke multaj esp-istoj inkluzive D-ron Zamenhof, ekokupis sin per granda laboro plej ofte ne pro la ordono de sia profesia superulo. Tial, neprofesiaj esp-istoj devas havi konscian respondecon pri sia historia misio kaj la animstaton konsideri la mondan aferon kiel sian taskon. Tio ankaŭ konformas al la spirito de ĉinaj batalantoj „ne forgesi zorgi patrolandon eĉ en plebaneco.” Ĉinoj alte taksas dankemon, kaj, miaopinie, la plej bona maniero por danki, estas preni la pionirojn kiel modelojn. Mi ĵuris, ke mi nepre laboru kaj luktu, per kaj por Esp-o, kiel ili, senplende kaj senpente. •
Verdaj spuroj
Mi dediĉis min por propagandi kaj disvastigi Esp-on, funkciigi kursojn kaj doni lecionojn. Mi kompilis lernolibron: la Esperanta Elementa Kurso. En dek jaroj tiu libro estis represita pli ol dek fojojn, sume je tridek mil ekzempleroj, kiuj cirkulis tra la tuta lando kaj la lasta fine estis oficiale eldonita en 1992. Pro mia laboro en EO-instruado mi fariĝis membro de ILEI kaj unu el la tri rajtigitaj ekzamenantoj en Ĉinio por la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA. Mi ankaŭ partoprenis en laboro de la Hubei-a EO-Asocio (HEA), kiu inaŭguriĝis la 1-an de majo 1979 kiel la unua provinca EO -Asocio en Ĉinio. Al la jarkunveno, okazigita de HEA je la 25-26-a de julio 1981 en la urbo Huangshi, ĉeestis pli ol 200 ĉinaj esp-istoj de 26 provincoj kaj municipoj. Tio estis senprecedenca en la ĉina EO-movado. Tiam ni ankaŭ aŭdace unuafoje uzis la nomon Loka Kongresa Komitato LKK, kaj mi funkciis kiel „prezidanto de LKK”3. Por ĉinaj EO-memlernantoj, precipe por tiuj izolitaj, estis tre malfacile akiri EO-lernilojn. Por daŭra lernado mi mankopiis dekkelkajn gravajn ĉefverkojn 3
Noto de la redaktoro: en 2017 en Internacia Rajtigita Ekzamenantaro membras dek ĉinoj.
IPR 17/214
— página 15 del PDF —
de Esp-o, senescepte en kompleta teksto. Ne malmultaj el ili estis verkoj de Kalocsay. Oni iam diris, ke estas tute inde, se ni lernu Esp-on eĉ nur kun la celo legi kaj kompreni tiujn poemojn de Kalocsay. Mi konfesas, ke mi tute konvinkiĝas pri tiu aserto. En 1986 unuafoje havis la okazon ĉeesti UK: la 71-an en Pekino, 30 jarojn post kiam mi komencis lerni Esp-on. Mi bone konsciis, ke tio estas por mi tre rara (aŭ unika) ŝanco por vidi la panoramon de universala EsperantoMovado. Mi kunportis dikan volumon de Esperanta Antologio, kiun mi mem mankopiis kaj bindis. Vidante tiun kuriozaĵon, multaj s-anoj de diversaj landoj miris kaj nomis ĝin enkorpiĝo de ĈINA DILIGENTO. Estimata pioniro Prof. Juan Regulo Perez, la eldoninto de la nomita antologio, kaj fama Esp-a poeto Reto Rossetti, unu el la kunaŭtoroj, ambaŭ ĝoje donis sian aŭtografon sur mia (krom)ekzemplero de Esp-a Antologio. Poste, CanutoFonduso helpis min membriĝi al UEA, kaj ankaŭ s-ino Ada Fighiera Sikorska, la ĉefredaktoro de Heroldo de Esperanto, dum jaroj malavare donacis al mi la prestiĝan gazeton kun longa historio. Tamen mi povas danki kaj rekompenci nur per ago sed ne per mono. Pro manko de ŝancoj por internacia komunikado, ĝeneraldire, la kapabloj de aŭdo kaj parolo de ĉinaj esp-istoj estis relative malpli bonaj. Tamen, en la Pekina UK ankaŭ troviĝis ne malmulte da ĉinaj s-anoj, kiuj scipovis flue konversacii en Esp-o por libera sin-esprimo. Tio vekis interesiĝon de multaj eksterlandaj esp-istoj. Ĉar mi ellernis EO-parolon en medio de izoliĝo sen kompano, tial. Poste Radio Pekino sendis disaŭdigon titolitan La Vojo de Ĉina Esp-isto Hu Guozhu en 1987-03-29/30, prenante min kiel ekzemplon. •
Serĉi sciojn en praktiko
De mia propra sperto mi konvinkiĝis, ke tradukado estas tre bona rimedo por lernado de Esp-o, kaj samtempe ankaŭ vasta tereno por aplikado de Esp-o. Dum multjara lernado iom post iom mi havis la kutimon persisti en traduka praktikado. Mi ĉinigis verkojn, kiuj plaĉas al mi, kaj, pli ofte, esp-igis el la ĉina lingvo. Mi ĉinigis poemojn de D-ro Zamenhof kaj lian faman eseon: Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia. Kiam la ĉina traduko aperis en broŝuro, estimata Tikos donis al ĝi „Postskribo”-n. Mi partoprenis en la esp-igo de poemoj de Mao Zedong. De la veterano s-ro S.J. Zee mi lernis multajn sciojn utilajn por esp-igo de ĉinaj antikvaj poemoj. IPR 17/215
— página 16 del PDF —
Mi esp-igis verkon de s-ro Lusin: Matenaj Floroj Kolektitaj en Vespero. I.a., la prozaĵo Sinjoro Fuĝino el la nomita libro poste estis kolektita en la Ĉina Antologio (1919-1949). Mi tradukis en mia soleca legoĉambro, plejofte nur en la postlaboraj tempstumpoj. Tiam antaŭ miaj okuloj ofte aperis la sceno pri Hilda Dresen en kabano dum la Dua Mondmilito. Ekster ŝia fenestro estis aeratako, alarmoj, eksplodoj de bomboj, tamen Hilda Dresen aplombe esp-igis versojn ĉe sia tablo. Kiel nobla, granda kaj pura koro ! Tikos iniciatis landskalan aktivadon Traduka Ekzerco en 1978-1980. Mi estis komisiita fari la resumojn por ĝi. Poste mi ankaŭ prezidis la rubrikon Traduka Konkurso de La Mondo, la organo de Ĉina Esperanto Ligo (ĈEL), dum 1981-1987. Tio estas por mi neforgesebla travivaĵo. Dum dek jaroj mi estis devigata mem studi teorion de traduk-arto kaj resumi spertojn de tradukado, kio donis al mi multe da utiloj, kaj mi ankaŭ ricevis milojn da leteroj de EO-lernantoj el diversaj lokoj tra tuta Ĉinio. Rezulte de tio mi havis multajn plumamikojn. •
Benediktana Esp-igo de Liaozhai
Post pli ol 20 jaroj da serioza preparo, en la 90-aj jaroj, mi komencis espigon de la ĉina majstro-verko Strangaĵoj de Liaozhai, verkita de Pu Songling (1640-1715). Tiu ĉi novelaro estis tre populara en Ĉinio, ĝuante renomon de la „reĝo inter ĉinaj noveloj”. Antaŭ pli ol unu jarcento jam aperis ĝia fremdlingva traduko. Ĝis nun aperis pli ol 30 tradukoj en 21 fremdaj lingvoj, sed ankoraŭ neniu esp-a eldono en kompleta teksto. Konigi tiun elitan ĉefverkon de antikva ĉina literaturo per nia kara lingvo Esp-o, nature, estas signifoplene. Tamen, ankaŭ ne estas troige, se ni nomus ĝin benediktana laboro. Precipe, en nuna tempo, kiam la senĉese ŝvelanta mamonismo kaŭzas polucion al nia vivo-spaco, kiam la nejusta socia distribuado vundas la koron de la ĉina intelektularo, kiam la inflacio pli kaj pli peze subpremas al nia vivo, kaj aparte menciinde, kiam antaŭ la tradukanto vidiĝas nenia eblo aŭ promeso por eldoniĝo de la traduko. Malgraŭ ĉio ĉi tio mi daŭrigas ankoraŭ la longan marŝon en pura malriĉeco kaj soleco, sen konsidero pri praktikaj utiloj. Tio estas vere kun aldonita nuanco de tragedia bravo. „Ho, ĉesu!” bonkore la homoj admonas,–Ne ĉesu, ne ĉesu !” en kor’ al mi sonas.” Kio ankoraŭ subtenas min, estas idealo, modeloj, amikeco, kompreno kaj prizorgo. IPR 17/216
— página 17 del PDF —
Mia intima amiko Shi Chengtai rakontis al mi pri la esp-igo de Dekamerono fare de G.Waringhien. De antaŭ la Dua Mondmilito Prof. Waringhien jam komencis la esp-igon, kaj, ĝis li forpasis en 1992, li finis la esp-igon de la unuaj „Tri tagoj”. Nun s-ano Perla Martinelli, ĉefredaktoro de Literatura Foiro, jam transprenis lian stafeto-bastonon, daŭrigante la esp-igon de la mondfama verko. Mi scias ankaŭ, ke la japana s-ano Ludovikito dum multaj jaroj vivis ermite, sin okupante per la kompilado kaj eldonado de la Plena Verkaro de Zamenhof (PVZ). Ho, feliĉe, la Ĉielo rekompencis la diligentulon, nun fine eldoniĝis 47 volumoj kun 21 mil paĝoj!4 La rusa ĉinologo Vasili Mihajloviĉ Aleksejev dum sia tuta vivo plenenergie rusigis la supre menciitan ĉefverkon Strangaĵoj de Liaozhai. Lia traduko distingiĝis kiel elito inter diverslingvaj tradukoj de la nomita verko. Inter miaj intimaj amikoj samgeneraciaj ankaŭ nemalmultaj laboras kun simila obstineco: Dum jardekoj Seimin esp-igis la ĉinan romanon Ruĝdoma Sonĝo; Shi Chengtai persistas verki originale en Esp-o; Wang Chongfang sin dronigis en kompilado de vortaro; dum komercado Lin Liyuan ne forgesis eldoni la revueton, centprocente malprofitdonan, Penseo; Zhang Danchen (Danko) senlace sin dediĉis al EO-instruado kaj aktivado kadre de ILEI… Fakte estas ankoraŭ multaj s-anoj, kies nomojn mi ne ĉiam konas (kaj pro manko de spaco, mi ne povas listigi ilin ĉiujn ĉi tie), kiuj persistas en la ĉina EM, luktante por nia kara lingvo Esp-o. Ilia modelo spronas min marŝi ĉiam antaŭen. •
Brava reta maratono
Tempo forfluis. Ni fariĝis feliĉaj homoj, kiuj transiris la jarcenton. Komputilo kaj Interreto eniris nian vivon kaj ŝanĝas la fizionomion de la mondo. La Esp-movado frontas al novaj ŝancoj kaj defioj. Mi jam ne plu estas juna. Sed mi senĉese penadas, ne volante fariĝi postrestanta de la erao. Per la helpo de esp-istaj amikoj, mi lernas apliki komputilon por servi al nia Esp-movado. Per komputilo mi redaktis la revuon Penseo. Dank’ al kunlaboro de multaj s-anoj, nia revuo estis honorigita en 1994-09-04 per la renoma Grabowskipremio. Mi ankaŭ pretigis per komputilo la beletrajn broŝurojn Triptiko de Amrakontoj de Tang-dinastio kaj La Senfina Bedaŭro kaj La Bivistino (esp4
Noto de la redaktoro: en 2017 tiu laboro estas finita kaj aperis 57 volumoj.
IPR 17/217
— página 18 del PDF —
igo de famaj eposoj de Bai Juyi), kiuj estis bonvenaj ĉe esp-istaj amikoj post apero. Okaze de la alveno de la nova jarmilo, mi komencis mian retan maratonon, nome, aperigi pecon post peco sur Interreton la esp-igon de la majstra novelaro Strangaĵoj de Liaozhai. Tio estas la daŭrigo de mia laboro pri Liaozhai dum pli ol tridek jaroj en la nova erao. Ĉar mi devas mem tajpi la tekston, tial supozeble tiu maratono eble daŭros ankoraŭ jarojn. Sed, dank’ al Interreto, oni povas vidi la plej novajn fruktojn ĉiutage. Ĝis aprilo de 2001, tri volumoj (kio signifas kvaronon ) de la tuta libro jam aperis en kompleta teksto sur Interreto. S-ano Gerrit Berveling, prezidanto de Esperantlingva Verkista Asocio, sendis retan mesaĝon por esprimi admiron. Malfacileco, malrapideco, Al ni la vojon ne baros, Sen malhonora malkuraĝeco, Ni kion povos, ni faros. Ni paŝon post paŝo, post longa laboro, Atingos la celon en gloro. **************** •
Leganto skribis
Leginte la supran raporton, s-ano Sirio Silva, faka delegito de UEA en Brazilo, skribis en EPĈ, n-ro 11 de 1995, jene: La 8-a numero de El Popola Ĉinio, 1994, publikigis raporton de Hu Guozhu (Hu Gŭoĝu) sub la titolo NI IRU LA VOJON CELITAN. Mi eĉ ploris pro envio pri tiel granda heroismo. En mia koro mi starigis monumenton al li. Admirinda ekzemplo de persistemo, amo kaj fideleco al evoluo de la homaro. „Ne ĉesu, ne ĉesu!” en kor’ al ni sonas. Obstine antaŭen! Mi tre dezirus esti kiel li. Vizitu: • http://www.elerno.cn/elibro/elibroj.htm (52 eLibroj de Guozhu ) • http://www.elerno.cn/penseo/PEN175.pdf Adreso de s-ro HU Guozhu: CN-430010 WUHAN. Jiang’an qu. Changyang Yongqingcheng 1 dong 2 danyuan 3201 hao, Ĉinio, huguozhu@21cn.com
IPR 17/218
— página 19 del PDF —
Ni dronas en AMO – eĉ edukrilata de Stefan MACGILL (Hungario) Ekde la komenco de 2017 diluvas seminarioj pri la Aktivula Maturigo (AMO) kaj rimarkinde, kelkaj prezentas edukajn temojn. Dekomence de la programo, ni evitis tuŝi la temojn de instruista trejnado kaj kursgvidado, ĉar tiuj estas specifaj kampoj, kiujn prizorgas ILEI. Sed la graveco de edukado pelas nin organizi AMO-seminariojn kun pli vastaj edukaj temoj. La jaro 2017 malfermiĝis per AMO 30 en Munkeno, kiu okazis kadre de la trejnprogramoj de TEJO, realigata per subteno de eŭropaj instancoj. La sekva seminario alportis la programon al ankoraŭ unu nova lando – Kartvelio. En la urbo Kutaisi martfine okazis AMO 31, kadre de la 10a Mezorienta Kunveno. Tio interalie diskutigis la perspektivojn por progresigo de nia lingvo en tiu transformiĝanta mondparto. La rezultoj de la FLAM-analizo pri tio estis detale raportitaj en la komunikoj EKO 5, 6 kaj 7. Tra la paska periodo okazis du seminarioj, partparalele. EKO 32 disvolviĝis apud Bergamo kadre de la Internacia Junulara Festivalo de IEJ (la itala junularo). Ankaŭ tiu seminario ĝuis subvenciadon, kadre de projekto de TEJO pri Eŭrop-Afrika kunlaboro. La paralela seminario estas ankoraŭ okazanta en la Kulturcentro Greziljono, kun eksplicite eduka temo. Gvidantoj estas Mirejo GROSJEAN de ILEI, Sara SPANÒ kaj Stefan MACGILL de UEA, plie Aleks ANDRÉ pri novaj komputikaj lern(ig)ebloj kaj Marion QUENUT. La sekva seminario kun eduka temo okazos en Svislando (plia unuafoja lando por la AMO-programo) majofine en la vilaĝo Les Brenets sub la titolo ‘AMO-lima’ ĉar eblas de tiu seminaria vilaĝo piediri facile ĝis Francio. Gvidantoj estos movade aktivaj kaj renomaj agantoj. Pri AMO, vidu la retpaĝon: aktivulo.net kaj elektu Aktivula Maturigo el la menuo. Konklude, kreskas daŭre la gamo da kampoj, kiuj ricevas la delikatan tuŝon de trejnado AMO-plena.
Jaro de la Lernanto – celoj, strategioj, kunlaboro de Stefan MACGILL (Hungario) La Strategia Plano de UEA el 2013 antaŭvidis tri nomitajn jarojn, kiujn la Asocio festu. En la 101a UK estis inaŭgurita la Jaro de la Lernanto kaj ĝi venos al fino en la UK en Seulo, tuj post la 50a Kongreso de ILEI. IPR 17/219
— página 20 del PDF —
Celoj de la jaro Jen kelkaj proponoj por la ŝlosilaj celoj: • Esplori kiel loki pli centre en la eduka procezo la bezonojn kaj dezirojn de la lernanto. • Daŭrigi kaj fortigi strategiojn, kiel evoluigi la eblojn de perreta lernado. • Kuraĝigi retajn kursfinintojn ekuzi la lingvon kaj eniri la Ekomunumon. • Emfazi la gravecon bonkvalite kaj moderne prezenti la lingvon. • Konvinki la movadon pli forte investi en la trejnado de instruistoj kaj mentoroj. Strategioj UEA kaj ILEI kunlaboras por realigi la Jaron. Signifa agado pri precipe la faka parto de la programo okazadas ĉe ILEI. Jen listo de iuj eroj por la programo de la Jaro: • Okazigi tutmonde serion da renkontiĝoj, de unuopaj sesioj ĝis plenaj kolokvoj aŭ seminarioj. • Starigi meĥanismojn por adekvate arigi la rezultojn de tiuj sesioj kun rekomendoj kaj planoj por pluiro. • Starigi retejon por la komunikado pri la Jaro kaj por kolekti rezultojn: ĉe ‘Aktivulo.net’ kaj ĉe www.ilei.info. • Pretigi kaj dissendi gazetarajn komunikojn, kiuj celas neesperantistan publikon. • Starigo de pliaj gvidiloj pri edukrilataj temoj aldone al tiu, kiun ILEI jam pretigis en 2012. • Konkurso filma okazigata de ILEI (detaloj ĉe EKO 2016-28 kaj ĉe www.ilei.info, ĉefpaĝo Novaĵoj 2016-10-01) Historio Ne kredu, ke ĉi tiu ideo koncepti instruiston kiel lernfaciliganton estas nova. La koncepto de ‘malkovro-lernado’ furoris eĉ en novzelandaj elementaj kaj mezaj lernejoj en la sesdekaj jaroj de la antaŭa jarcento. Mi profitis el tio kaj dankegas al la lando pro tiom bonkvalita kaj progresema edukado. Ĝi figuris en la sepdekoj ankaŭ en la instruistaj trejnejoj tiulande. Tiam la malkovrado ne povis okazi pere de komputiloj, sed abundis aliaj ebloj. Bedaŭrinde, tiu IPR 17/220
— página 21 del PDF —
pozitiva filozofio ne multe etendiĝis al altlernejoj kaj universitatoj, kie la jugo de vivdepende gravaj ekzamenoj malkuraĝigis al esplorado kaj kreivo. Kion faru lokaj grupoj, landaj kaj fakaj asocioj? La ebloj por grupoj kaj asocioj kaj Esperanto-centroj estas multaj. Elektu el inter: • Anoncu vin al la komisiono, tiel ke ili kompilu reton da landaj kaj lokaj aktivuloj. • Prenu aŭ kreu komunikojn kun loka informo kaj sendu ilin al ĵurnaloj kaj radio-stacioj. • Evoluigu rilatojn kun ĵurnalistoj por altigi la verŝajnon de akcepto de komunikoj. • Okazigu en Esperanto urban aŭ landan eventon pri la temaro – kun prezentaĵoj, forumoj ks. • Kunlaboru kun edukaj instancoj okazigi forumojn kaj debatojn pri nunaj edukaj tendencoj. • Kontribuu al la internacia arigo de referaĵoj kaj rezultoj el la Jaro. • Kreo de nacilingvaj materialoj kun valoro al edukistoj kaj lernantoj enlande. • Eblo kunlabori kun Duolingo aŭ similaj projektoj cele al pliaj kursoj por aliaj fonto-lingvoj
Eventoj ligitaj kun la Jaro Temas pri eventoj, kie ILEI kaj/aŭ UEA ludis aŭ ludos rektan rolon en la JdL-markado. SMG = kun persona partopreno de Stefan MacGill, vic-prezidanto de UEA. MG = kun persona partopreno de Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI. Dato
Loko, lando
Evento
Statuso /raporto
Jul 26
Nitra UK, SK
JdL malfermita ene de la Tago de Lernado.
SMG MG, EKO 21.
Jul 30 Aŭg 6
Nyíregyháza, HU
Konferenco de ILEI kun rilata temo.
SMG MG, EKO 23 IPR 17/221
— página 22 del PDF —
Sept 20
Poznano, PL,
Simpozio en la UAMstudsesio.
SMG, EKO 27
Nov 3-6
Quangzhou, CN
5a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA).
MG
Nov 1112
Timisoaro, RO
Universitata kolokvo internacia.
SMG, EKO 31
Nov 18
Modra-H., SK KAEST 2016
Nov 26
Roterdamo, NL
Malferma Tago CO kaj posta seminario
SMG MG, EKO 34
Dec. 2427
Bunda, TZ
6a Afrika Kongreso de UEA en AMO 29
SMG, EKO 38 – 40
Jarŝanĝe
Saarbrucken, DE
Novjara Renkontiĝo
MG
Jan 6-15
Brisbano, AU
Nacia Kongreso kaj Somerlernejo
Ne venis raporto
Feb 8
Poznano, PL,
Simpozio en la UAMstudsesio
SMG, EKO 2017-03
Apr 4
Erevano, AM
Kadre de la 10a Mezorienta Kunveno
SMG, EKO 7
Apr 18
Greziljono, FR
Kadre de ‘Printempas’ kaj AMO 33
SMG MG, EKO 8, 9
Maj 18
Vroclavo, PL
Dua Interkultura Majrendevuo
Certa
Maj 1623
Colmar, FR
69a Kongreso de IFEF (fervojistoj)
Certa kun MG
Maj 2528
Les Brenets, CH
AMO-LIMA, kun eduka temo
Certa kun MG kaj SMG
Jun 1518
Sorriso, BR
52a BKE + 37a BEJK kadre de AMO
Proponita
Juniofine
Raleigh, US
NASK. Ofte okazas tie AMO-seminario
Proponita
IPR 17/222
SMG, EKO 30
— página 23 del PDF —
Jul 15-22
Busano, KR
50a ILEI-Kongreso
Certa kun MG kaj SMG
Jul 25
Seulo KR
En la Tago de Lernado de ILEI kadre de UK
Certa: Jarfermo kun MG kaj SMG
20 eventoj
15 landoj
—
12 eventoj okazis
Ĝisdatigita ĝis la 3a de majo 2017. La kunlaboro de ILEI en la program UNU LECIONO PRI ESPERANTO POR ĈIU LERNEJANO certe trovas sian lokon en la Jaro. Same la komuna listigo kaj analizo de Esperanto-Centroj (ILEI UEA) kaj la esploroj por nova eldono de la Manlibro pri Instruado de Esperanto. Do JdL aŭ ne, ILEI ne dormas!
La hungara ILEI-sekcio de Jozefo NÉMETH (Hungario) Jen la kvara, fina parto de serio, kiun iniciatis Mirejo GROSJEAN kun la celo prezenti kvar „fortajn” sekciojn de ILEI (en la antaŭaj numeroj prezentis sin niaj ĉinaj, francaj kaj germanaj kolegoj). Nun sekvas la hungaroj, sed nia situacio estas iom speciala, ĉar antaŭ malpli ol 3 jaroj, okaze de la 20-jariĝo de mia redaktora laboro, mi jam verkis ampleksan artikolon pri la historio de la sekcio (vd IPR 2014/4 p.7-13., http://www.ilei.info/pdf/Ipr144\_rete.pdf). Jene mi resumas nur la plej gravajn faktojn pri la sekcio, poste mi raportos pri la pasintaj 2-3 jaroj kaj aldonos iom da personaĵoj. La unua mencio de nia sekcio venas el la jaro 1974, do, ni ekzistas jam almenaŭ 43 jarojn. Jen listo de niaj sekciestroj: Márta CSER (1974-78), Zsuzsa BARCSAY (1978-1984), Márta KOVÁCS (1985-1995), József NÉMETH (1996-2015), Enikő SEREGHYNÉ ZENGŐ (2016- ). La historio de nia sekcio strikte ligiĝas al la historio de IPR. Ekde 32 jaroj la revuon oni redaktas en Hungario.
IPR 17/223
— página 24 del PDF —
Jen la listo de la ĉefredaktoroj: István SZERDAHELYI (1986-87), István ERTL (1987-1991), Márta KOVÁCS (1992-94), Stefan MACGILL (1994), József NÉMETH (1995- ).
Pliaj hungaraj iamaj redakcianoj: Ervin Fenyvesi (), Johano KIRSCH (), Mónika MOLNÁR, Katalin KOVÁTS, Géza KURUCZ, Blazio WACHA. La hungara sekcio en 1990 decidis fondi ŝtate agnoskatan asocion, kion la juĝistoj akceptis en 1991 (do, pasintjare ni iĝis 25-jaraj). En la asocio rajtas membriĝi ne nur ILEI-anoj. Prezidantoj de la asocio EPME (Hungaria Asocio de Esperantistaj Instruistoj): Márta KOVÁCS (1991-1995), József NÉMETH (1996- ). La datumoj pri nia membronombro inter la jaroj 1984 kaj 2014 troviĝas en la supre menciita artikolo. La membraro ekde 1985 ĉiam superis 35, kaj averaĝe ĝi estis 48 (kune kun la enlandaj membroj). Intertempe mi jam havas la statistikon pri la jaroj 2014-2017: En 2014 ni havis 47 membrojn, el kiuj 40 estis plenrajtaj, t.e. laŭ nia asocia statuso ili samtempe estis membroj de ILEI. En 2015 ni havis 51 membrojn, el kiuj 46 estis plenrajtaj. Dumjare unu plenrajta membro forpasis, do, fine de 2015 nia asocio havis 50 membrojn (inter ili estis 3 Honoraj Membroj: Géza KURUCZ, Katalin KOVÁTS kaj Stefan MACGILL, 5 membroj estis nur enlandaj). En 2016 ni same havis 51 membrojn, el inter ili 45 kolegoj membriĝis ankaŭ en ILEI. Laŭ nia nova statuto, ekde 2017 por esti plenrajta membro oni ne devas membriĝi en ILEI. Momente ni havas 44 membrojn, el kiuj 4 estas nur enlandaj. Dum la lastaj jaroj la administrado de la asocio iĝis pli malfacila, ĉar ĉiam pli ofte venas novaj leĝoj, kiujn ni devas obei. Pro tio ni dungas libroteniston, kiu unufoje jare kontrolas la librotenadon kaj helpas fari la impostdeklaron. Krome, pro nova leĝo anstataŭ la ĝisnuna unupaĝa, ni devis krei novan, pli IPR 17/224
— página 25 del PDF —
ol 13-paĝan statuton. Ni dungis advokaton, helpe de li – aŭtune de 2015 – ni ŝanĝis nian statuton, kiun nia asembleo aprobis komence de 2016. Bedaŭrinde la juĝisto ne akceptis ĝin, ni devis kunvoki duan asembleon somere de 2016 kaj fari pliajn modifojn. Aŭtune de 2016 ni estis informataj, ke nia statuto estas jam en ordo. (La honorario de la advokato egalis al nia dujara enspezo pri membrokotizoj.) La jaro 2016-a estis grava en la historio de nia sekcio, ĉar post pli ol tri jardekoj ni povis denove gastigi la Konferencon de ILEI. (Fakte la lastan konferencon, ĉar ekde nun ni havos kongresojn). La ideo, ke ni konkursu por ricevi la rajton organizi ĝin, venis de nia estrarano Enikő SEREGHYNÉ ZENGŐ, kiu poste iĝis la gvidanto de LKK. Por faciligi ŝian laboron, mi transdonis al ŝi la gvidadon de nia sekcio, kion la estraro de ILEI akceptis. En la Konferenco partoprenis ĉ. 120 kolegoj, inter ili estis ĉ. 30 hungaroj. Kaj kio estas malantaŭ la datumoj? Mirejo celis prezenti 4 fortajn sekciojn. Mi ne pensas, ke nia sekcio estas forta. Jes, ni estas fortaj, se ni kalkulas, kiom da eminentuloj estis aŭ estas membroj de ILEI-HU. En la E-fako de la universitato ELTE en Budapesto kaj en la E-fako de la universitato en Szombathely akiris diplomon multaj kolegoj, kaj parto de ili nun fortigas la movadon en aliaj landoj. Jes, ni estas fortaj, se ni rigardas la statistikon pri membronombroj. Sed la statistiko ne estas ĉio. Inter la du mondmilitoj kaj en la komenca jardeko de la komunisma erao la aktualaj registaroj estis kontraŭ Esperanto. Sed poste sekvis jardekoj, kiam Esperanto rekomencis prosperi. La Ŝtato subvenciis la kulturon, eĉ se laŭ siaj propraj prioritatoj, kaj kie esperantistoj havis bonajn kontaktojn kun la lokaj gvidantoj, oni povis organizi internaciajn amasrenkontiĝojn, kursojn, eldoni librojn ktp. Antaŭ la reĝimŝanĝo en multaj lernejoj oni instruis Esperanton en fakrondoj. Post la reĝimŝanĝo, ekde 1989, la rusa lingvo ne plu estis devige instruata lingvo, sed en multaj lernejoj mankis instruistoj pri aliaj fremdlingvoj. Eluzante tion en multaj lernejoj, oni komencis instrui Esperanton kiel la unuan (kaj solan) fremdlingvon. Mi nomus tion la „kulmino” de la E-instruado en Hungario. 1-2 jarojn poste la situacio rapide ŝanĝiĝis kaj nun jam ĉie oni instruas la anglan kaj germanan, kaj ni alvenis al situacio, ke eĉ la germana batalas por transvivo. Ne plu eblas malmultekoste eldoni librojn aŭ organizi amasrenkontiĝojn. Ni ne plu havas Efakojn en la universitatoj kaj Esperanto preskaŭ plene malaperis el la bazkaj mezlernejoj. En tiaj cirkonstancoj estas vere mirinde, ke la membraro de ILEI-HU restas stabila. Laŭ mi ili restas, ĉar ili estas fidelaj. Sed en la nuna IPR 17/225
— página 26 del PDF —
mondo regas la mono. Estas multaj personoj, kiuj parte aŭ plene vivtenas sin per instruado de Esperanto (private aŭ en lingvolernejoj). La pli granda parto de ili restas ekster la kadroj de ILEI. Kelkaj eksiĝis, aliaj neniam estis membroj. Oni prave diris: la servojn kiujn ILEI povus doni, eblas ricevi ankaŭ sen ILEI. Ankaŭ la pedagogiaj fakkunvenoj de ILEI-HU estas senpagaj kaj publikaj, ilin povas viziti ne nur membroj. Esperanton oni lernas ĉe ni ĉefe por trapasi ŝtate agnoskitan lingvoekzamenon. Kelkaj kolegoj gajnas monon pro tio, sed nia movado gajnas preskaŭ nenion, ĉar la ekzamenitoj restas ekster la movado kaj rapide forgesas la lingvon. Se ILEIHU volas esti forta ne nur laŭ la nombro, sed ankaŭ laŭ la aktivado de la membroj, ni devus reveni al la stato, kiam Esperanton oni lernis/instruis pro ĝia interna ideo; kaj ne pro mono aŭ aliaj tujaj materiaj avantaĝoj. Jes, oni ankaŭ nun povus instrui Esperanton en baz- aŭ mezlernejoj, kvankam plej verŝajne nur posttagmeze, en fakrondoj. Se la instruisto havas bonan kontakton kun la direktoro, li/ŝi rajtas anonci tiun fakrondon, kaj se li/ŝi sukcesas trovi la minimuman nombron (en mia distrikto la minimuma nombro estas 12), la fakrondo povas ekfunkcii. Sed ĉiuj estas troŝarĝitaj. La infanoj ofte havas pli ol 30 lecionojn semajne (multaj el ili havas ankaŭ privatajn lecionojn posttagmeze). La pedagogoj devas pasigi 32 horojn semajne en la lernejo (kun maksimume 26 instruhoroj + kelkaj pliaj, se kolegoj malsanas), poste daŭrigi hejme la prepariĝon por la sekvatagaj instruhoroj kaj eventuale kromlabori por pli bone vivteni sin (eĉ se la salajroj iom altiĝis en la lastaj jaroj). Do ni vivas, laboras kaj esperas.
Dialogo inter Luiza CAROL kaj Mirejo GROSJEAN
DEK JAROJ EN ESPERANTO-LANDO En 2015 Luiza verkis eseon, rande de kiu Mirejo komentas kaj faras demandojn, kiujn Luiza respondas. (La unuaj du partoj aperis en antaŭaj numeroj) ĈU FACILA LINGVO? Mi apartenas al la relative malgranda kategorio de homoj kiuj, kvankam ne talentaj pri lingvolernado, iel ĝuas lingvolernadon. Verdire, mi persone ŝategas lingvoscipovon, ne lingvolernadon. Tamen, por akiri ajnan lingvoscipovon kaj por plibonigi ĝin… mi ŝvitas lerni preskaŭ entuziasme. IPR 17/226
— página 27 del PDF —
Por mi, tiuj ŝablonaj reklamoj kiuj rekomendas Esperanton kiel la plej facilan lingvon en la mondo… ja estis ege logaj. Ĉu mi seniluziiĝis pri tio? Ne. Sed mia nuna vizio pri lingvofacileco iel ŝanĝiĝis. Mi rememoras, ke en la komenco mi spertis iuspecan eŭforion pro la rapideco, laŭ kiu la nova lingvo estis eniĝanta mian menson. Fakte, post nur kelkaj semajnoj de lernado, mi akiris pli-malpli la lingvonivelon, kiun kutime havas 3-4 jaraĝa infano en sia denaska lingvo. Ŝajnis al mi, ke tre baldaŭ mi scipovos Esperanton samnivele kiel la denaskan lingvon! Sed post kelkaj monatoj, mia Esperanto ŝajnis al mi atingonta la nivelon de la denaska lingvo post ankoraŭ unu jaro. Post du jaroj de lernado (kiam mi jam finis la perfektigan kurson de Boris KOLKER), mi opiniis, ke mi bezonas ankoraŭ kelkajn jarojn por atingi tian celon. Kaj nun? Ĉu mi uzas Esperanton tiom memfide kiel la denaskan lingvon (la rumanan)? Ne. Sed mi ne plu postulas tion de mi. Ĝis oni transpasas la mezan nivelon de lernado, Esperanto ja ŝajnas pli facila ol ajna etna lingvo. Poste, ĝi fariĝas ĝuste tiom postulema kiel ajna nedenaska lingvo je kiu oni transpasis la mezan nivelon. Ĝis kiom ajna lingvo proksimiĝas al la nivelo de nia denaska lingvo… tio dependas de la maniero laŭ kiu ĝi eniĝas nian subkonscion. Ekzemple, la enmigrintoj, kiuj vivas en nova lando ekde sia infaneco aŭ adolesko, ofte kapablas alproprigi la novan etnan lingvon eĉ pli bone ol sian denaskan lingvon. Tio dependas de multaj sociaj kaj psikologiaj faktoroj. Cetere, la denaskan lingvon oni lernas senkonscie nur ĝis la aĝo de 5 aŭ 6 jaroj. Post tiu aĝo tiu, kiu ne klopodas konscie plibonigi la nivelon de sia scipovo pri la denaska lingvo, tiu neniam posedas ĝin je la plej alta nivelo. El la etnaj nedenaskaj lingvoj, kiujn mi konas, la angla estas tiu, kiun mi regas plej bone. Mi lernis ĝin ekde la aĝo de 10 jaroj, mi studis ĝian kulturon en la Universitato de Bukareŝto, mi instruis ĝin dum jardekoj, mi tradukis el ĝi kaj en ĝin, mi amikiĝis pere de ĝi, mi verkis beletraĵojn en ĝi. Mi scipovas ĝin preskaŭ samkiel mian denaskan lingvon. Eble se mi transloĝiĝus en angle parolantan landon, mi kapablus atingi en ĝi la nivelon de la denaska lingvo. Sed ĝis nun mi travivis per la angla dum preskaŭ 60 jaroj ĝuste la samajn spertojn, kiujn mi travivis en Esperanto dum 10 jaroj. Al iu, kiu observas min de ekstere, povas ŝajni, ke mi babilas en tiuj du lingvoj samnivele, mi legas kaj skribas en ili samnivele, do mi scipovas ilin samnivele. Sed fakte al mi estas pli facile uzi Esperanton ol la anglan, kiam eblas elekti. Tio okazas pro tio, ke mi sentas pli da memfido en Esperanto ol IPR 17/227
— página 28 del PDF —
en la angla. Ekzemple, se iu denaska parolanto de la angla korektas unu el miaj esprimoj en angle verkita teksto, mi ne aŭdacas kontraŭdiri lin aŭ ŝin pri la lingvo mem. (Mi ne parolas nun pri stilo aŭ enhavo. Tajperaroj aŭ alispecaj eraroj pro malatento ne rilatas al tiu ĉi diskuto.) Se du amikoj denaske parolantoj de la angla havas malsimilajn opiniojn pri iu frazo uzita de mi en iu teksto, mi solvas la dilemon forigante tiun frazon aŭ… serĉante trian konsilanton. Kutime mi preferas fidi tiun personon, kiu ŝajnas al mi pli klera aŭ pli talenta pri lingvoj. En la rumana (mia denaska lingvo), tia situacio ne povas okazi. Kompreneble mi dankas tiujn, kiuj proponas al mi plibonigojn de la rumana teksto. Sed mi mem decidas, ĉu iu vere trovis pli taŭgan esprimon por mia penso aŭ sento. Kiam temas pri Esperanto, mi reagas al korektoj samkiel en la denaska lingvo: mi kapablas kribri la konsilojn de la provlegantoj multe pli bone ol en ajna nedenaska lingvo. Indas aldoni interesan psikologian fenomenon: Esperanto estas la sola nedenaska lingvo, en kiu mi kelkfoje sonĝas… Laste sed tute ne malgrave: malsimile al ajna etna lingvo, por Esperanto oni tute ne devas klopodi imiti la akĉenton de denaskaj parolantoj. Laŭ mi, tio estas granda facilaĵo, kiu multe helpas onin senti sin “hejme” en la Esperante parolanta komunumo. Kara Luiza! Vi skribas: „mi persone ŝategas lingvoscipovon”. Tio similas al kolekto en muzeo, al trezoro en banko. Mi dirus pri mi mem: Mi ŝategas lingvouzon, ĉar mi estas babilema…. Se mi uzas lingvon, tio ne eluzas ĝin, ĝi ne malaperas, kiel pantalono eluziĝas, truiĝas kaj finfine finas sian vivon en rubujo. Per uzado de lingvo la parolanto riĉiĝas akirante novajn sciojn. „…en la komenco mi spertis iuspecan eŭforion pro la rapideco, laŭ kiu la nova lingvo estis eniĝanta mian menson” vi skribas. Jes ja, oni lernas rapide la bazajn regulojn. Se iu lernanto aŭdas, ke la substantivoj ĉiam finiĝas per -o, tion oni ne devas ripeti al li plurfoje. Mi konstatis, ke la lernanto sentas facilecon, dum la lernota lingvo similas al lia denaska lingvo. Poste, kiam la lernanto devas „salti” al novaj strukturoj, tiam venas sento de malfacileco. „Tio okazas pro tio, ke mi sentas pli da memfido en Esperanto ol en la angla. (…) …oni tute ne devas klopodi imiti la akĉenton de denaskaj parolantoj.” Vi IPR 17/228
— página 29 del PDF —
tute pravas, kara Luiza. Vi apartenas al la lingvo-komunumo kaj homoj kiel vi konsistigas la normon. En etna lingvo la normo formiĝas ĉe la denaskuloj. Iu lernanto devas klopodi imiti ilin. Niaj denaskuloj estas eta grupo, iliaj gepatroj ofte ne mem estas denaskuloj. Do ili ne povas produkti la normon. La normo kreiĝas okaze de niaj renkontiĝoj, de niaj kongresoj, en nia gazetaro kaj literaturo. La situacio de Esperanto pri tiu aspekto estas tute alia ol por la etnaj lingvoj. Strange, ke mi foje sonĝas en la germana aŭ svis-germana, ne nur en la franca, ankaŭ en Esperanto!! (daŭrigota)
Du ludoj por ŝanĝo de la instru- kaj lernmetodoj de Klaus SANTOZKI (Germanio) Dum interesa grupvespero, renkontiĝo aŭ leciono, la organizanto aŭ la partoprenantoj povas prezenti aŭ proponi sociajn ludojn. La ludoj ne estu komputilludoj, sed eble laŭtradicaj ludoj, eble de la infaneco. Por komputilludoj la partoprenantoj ja havas la ŝancon en sia hejmo. La ludoj povus havi rilaton al lingvoj, speciale al Esperanto. Laŭ miaj observoj la tradiciaj sociaj ludoj estas pli bonvenaj ol ludoj sur la ekrano. Estus avantaĝe, ke la kunludantoj havu la sciojn de la ludo laŭ sia gepatra lingvo, sed tio ne estas kondiĉo. La gvidanto ĉiam devas helpi dum la enkonduko de la ludo. Mi proponas ĉi tie kelkajn ekzemplojn, kiujn mi ludis kun miaj amikoj resp. kurspartoprenantoj: 1 – Skrablo Skrablo (scrabble) estas angla ludo. Oni ludas tiun ludon en multaj landoj. Du ĝis kvar kunludantoj okupiĝas laŭ la maniero de krucvortenigmo. Ĉiu ludanto ricevas malgrandajn lignajn platojn kun litero, oni diras „tegoletoj”. Por la tegoletoj oni havas starigilon. Ĉiu tegoleto IPR 17/229
— página 30 del PDF —
reprezentas valoron laŭ la ofteco de la litero kaj oni povas konstrui vortojn uzante la tegoletojn laŭ la reguloj de la ludo. Gravaj konsiloj La detalajn ludregulojn vi trovas sur tiu retpaĝo: http://skrablo.ikso.net/regularo.php La sekvanta paĝo informas pri la temo: „Skrablo: vortludo populara, tamen iom ĥaosa” http://bulteno.esperantousa.org/2014/2/40-ludoj-skrablo.html Ankaŭ Wikipedia informas pri tiu ludo en Esperanta lingvo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Skrablo
Mia edzino alifunkciigis la germanan ludon en la Esperantan version. La distribuadon de la literoj kaj la punktoj ŝi elprenis de la sekvanta retpaĝo: http://skrablo.ikso.net/regularo.php Tiu ludo ne nur estas ludo, sed ankaŭ instru- kaj lernilo. Per ĝia uzo dum la instruado kaj pliklerigado estas multaj celoj atingeblaj. Skrablo per interreto Se vi volas ludi „Skrablo” per interreto kontraŭ aliaj esperantistoj, jen la paĝo: http://skrablo.ikso.net/ 2 – Vorta ludo „fino = komenco” La unua persono skribas substantivon sen finaĵo „-o” (kun apostrofo) ekzemple dom‘ kaj la dua persono skribas vorton komencantan per la fina litero de la radiko de la unua vorto, en nia ekzemplo temas pri „m”; propono povus esti motor‘. La sekvanta sinsekvo povus esti: motor’ – ran’ – nokt’- tem’ – ktp. Tiu ludo ne postulas grandan investon kaj preparon. Mi rekomendas, ke vi ĉiam ludu mallongan tempon okaze de ĉiu leciono. La partoprenantoj devas interkonsenti, ĉu oni rajtas uzi vortaron aŭ ne. Por la skribado kaj eventuale por la serĉado en vortaro oni devas precizigi la tempon de ĉiu kunludanto. Oni povus skribi sur tabulo de la studloko aŭ sur papero. Ĉi tie mi proponas facilan ŝablonon. IPR 17/230
— página 31 del PDF —
nomo Monika Klaus Olrik Dirk Pedro
vorto dom‘
vorto
vorto
vorto
vorto
vorto
motor‘ ran‘ nokt‘ tem‘
Faru kopiŝablonon por la grupa laboro per papero laŭ la sekvanta propono: Nomo: …………………………………………………………………… Dato: ……………………. Tasko: La unua persono skribas substantivon sen finaĵo „-o” (kun apostrofo) ekzemple „dom‘” kaj la dua persono skribas vorton komencantan per la fina litero de la radiko de la unua vorto „m” = „motor‘”. ………………………………………………………………………………………… Alia eblo por tiu ludmaniero estas, ke ĉiu partoprenanto ricevas laborfolion kun la sekvantaj indikoj. Unua vorto = …………………………………… Skribu la sekvantajn vortojn komencantajn per la fina litero de la radiko de la unua vorto. 1. 7. 13.
2. 8. 14.
3. 9. 15.
4 10. 16.
5. 11. 17.
6. 12. ktp.
Post kelka tempo, ekz. 5 minutoj, la ludanto kalkulas la vortojn kaj kontrolas la ĝustecon. Venkinto estas la persono kun la plej multaj ĝustaj vortoj. Se vi volos ludi sole tiun ludon, sur la internetpaĝo lernu.net vi trovos taŭgan eblon en la forumo/lingvaj ludoj/VortLudo.
El la landoj kaj sekcioj… Albanio Esperanto kaj abiturientoj Mi estis preskaŭ 16-jara, kiam mi konatiĝis kun la internacia helplingvo Esperanto. La saman aĝon havis fakte ankaŭ la aŭtoro de la lingvo, Ludoviko Lazaro Zamenhof. Same aĝis ankaŭ liaj samklasanoj, kiuj estis la unuaj IPR 17/231
— página 32 del PDF —
provantoj kaj subtenantoj de la lingvo konstruita per tiom da kreemeco kaj perfekteco. Tial, mi decidis aranĝi konatigan prelegon kun la studentoj de la gimnazio, kie mi mem studis, tiuj de „Sami Frashëri” Dum la unuaj jaroj post 1991, ne estis malfacile fari tion ankaŭ en tiu gimnazio, ĉar tiam la albanoj estis „soifantaj por koni la fremdan mondon”, kiu apenaŭ akceptis ilin senvize. Post la tre interesa konversacio farita de nia forpasinta amiko, profesoro pri inĝenierio Vasil PISTOLI, kun du grandaj grupoj el tiu lernejo, la kurson de Esperanto sekvis ĝisfine dudek personoj. Ili akiris ankaŭ la „atestilojn” pri la unua lingvonivelo. Poste, somere 1995, 15 el tiuj kursanoj estis invititaj de Esperantista Junularo de Zagrebo gvidata de fraŭlino Marija BELOŜEVIĈ por pasigi tie dek tagojn; ili vojaĝis per ŝipo, ĝuadis plurajn ekskursojn kaj praktikis la lingvon. Sed septembre ili komencis la universitatajn studojn kaj tiel, disigitaj, forlasis ankaŭ Esperanton.
La samo okazis ankaŭ al centoj da aliaj studentoj, kiuj partoprenis niajn lernokursojn, ankaŭ al 50 el tiuj, kiuj plustudis pri turismo kaj internacia kulturo en privata altlernejo en Pollando, kie oni uzadis kiel laborlingvon ankaŭ Esperanton. Dum la sekvaj jaroj la pordoj de la lernejoj kaj universitatoj estis preskaŭ fermitaj por nia Esperanto-asocio. IPR 17/232
— página 33 del PDF —
Estis la bonkomprenemo de la gimnaziestrino s-ino Teuta DOBI, mia kolegino pri la matematik-instruado, kiu ebligis la aranĝon de prelego ĝuste antaŭ la abiturientoj de la gimnazio „Sami Frashëri” en Tirana. Akompanis min s-ro Bedri ALIMEHMETI, ĵurnalisto kaj verkisto, mia eksa samklasano, kiu lastjare eldonis siajn poeziaĵojn en du lingvoj, albane kaj Esperante. Mi parolis al la gelernantoj pri la historio de la internacia lingvo en la mondo kaj en Albanio, pri la strukturo de la lingvo, sin distinganta disde la ceteraj naciaj lingvoj pro siaj facileco, simpleco, logikeco, reguleco, neŭtraleco, klareco, egaleco, propedeŭtikeco por la lernado de la aliaj, naciaj lingvoj. Konklude, la lernantoj demandis min interalie: kial, posedante tiom da avantaĝoj, Esperanto tamen ne estas tiom multe disvastigita; kiamaniere oni povus lerni ĝin; kiel oni povus membriĝi en la Esperanto-asocio; kion prenis Esperanto el la albana kaj ĝenerale el la ceteraj eŭropaj lingvofamilioj? Almenaŭ 24 personoj (15 knabinoj kaj 9 knaboj) enskribiĝis, esprimante sian deziron eklerni la lingvon perrete. Tio ege ĝojigis min, esperigante, ke almenaŭ parto el ili kontinuos nian laboron, aparte nuntempe, kiam ni ne estas plu junaj… Eble ili invitos aliajn siajn amikojn al ĉi tiu nova entrepreno! Bardhyl SELIMI <bselimi@gmail.com>
Benino Regula instruado de Esperanto en elementa lernejo en Benino5 Dum la kursoj ĉiuj lernantoj partoprenas; ĉiuj volas proponi respondon al demando, eĉ se ili ne estas certaj pri la respondo, ili volas feliĉe ion proponi; ili facile divenas, ili ne timas krei kaj proponi laŭ siaj komprenoj; oni ludas lernante Esperanton… Fakte la Esperantohoro estas ĝoja tempo por la gelernantoj. Tiuj, kiuj ankoraŭ ne atingis tiun klason, rigardas nin tra fenestroj, kiam ni faras parolajn ekzercojn. Tio kaptis la atenton de ĉiuj lernejanoj de Hadegnon. Do 5 Artikolo verkita por la Revuo ESPERANTO. Ni represas ĝin kun la permeso de la aŭtoro kaj la redaktoroj.
IPR 17/233
— página 34 del PDF —
okazis, ke la instruistoj de tiu lernejo ankaŭ volas studi Esperanton, kaj tion Kingslim favore kaj ĝoje akceptis kun aprobo de la Prezidanto de SSB. Ĝis nun la instruado bone disvolviĝas. La instruisto ĉefe uzas laŭ sia kapablo instruilojn kiel kretoj kaj fotokopioj de bildoj kaj de tekstoj. La lernolibro por la instruistoj estas Metodo 11, sed la kursoj por la gelernantoj estas bazita sur la lernolibro ‘L’Espéranto par la Méthode Directe’ de Stano MARČEK. Ĉio bone okazas en ‘Hadegnon’, vorto el „adja-gbe”, la loka lingvo „adja”, kiu signifas, „ni daŭrigu bonan amikecon”, laŭ la klarigo de la Direktoro. Konsekvence, SSB esperas daŭrigi amikecon kun tiu lernejo danke al la instruado de Esperanto. Kingslim Gadoufia EDAH
Finnlando Inter la 15-a kaj 18-a de junio okazos somera kurso en Rauma, Finnlando. Instruistino estos Magdalena FEIFIČOVÁ (Fejfi). Pliaj informoj aperas ĉe edukado.net inter movadaj kursoj. Informis: Sylvia HÄMÄLÄINEN
Germanio Franz-Georg RÖSSLER (1949-2017) Mi ekkonis Franciskon (aŭ kiel li kelkfoje nomis sin hungare „Ferenc”) antaŭ 25 jaroj. En 1992 li kun sia edzino Rita instruis en la ILEI-Gimnazio kadre de la 26-a Konferenco en Bratislavo. Ĝin partoprenis ankaŭ mia lernantino, kiu en la antaŭa lernojaro gajnis la unuan lokon en la tutlanda konkurso pri Esperanto, tiel gajninte la rajton senpage partopreni la someran kursaron. Post la kursaro la geedzoj Rössler venis al Hungario la unuan fojon por viziti tiun lernantinon kaj ŝi akompanis ilin al mi. La lando tiom ekplaĉis al ili, ke poste ili komencis lerni la hungaran lingvon, akiris amikojn kaj preskaŭ ĉiujare ili revenis. IPR 17/234
— página 35 del PDF —
En mia urbeto ili havis plurajn ekspoziciojn en la urba biblioteko, en la loka kulturcentro kaj en la kalvinana gimnazio: ili prezentis siajn artaĵojn, donis koncertetojn. Ili eĉ eldonis librojn en mia urbo, en unu el la libroj li rakontas pri la hungaraj vojaĝimpresoj en tri lingvoj (en la tradukado ankaŭ mi kunlaboris). Franz-Georg estis modesta homo, li ne ŝatis fieradi. Lian artverkon ankaŭ mi nur parte konis. Li ne tre ŝatis interreton, sed estas tre bonvene, ke oni aperigis bonan resumon pri lia kompleta vivoverko en Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Franz-Georg\_R%C3%B6ssler. Kiam li pensiuliĝis, mi petis, ke li – kiel iama redakciano de IPR – verku artikolon por niaj legantoj. Lia artikolo aperis en IPR 2013/1. (p.20-22) kun titolo Iam instruisto – ĉiam instruisto. Post la UK en Nitro (SK) ili vizitis min la lastan fojon en aŭgusto 2016. Mi montris al ili mian novan aŭton kaj ni kune aŭskultis klasikan muzikon kunlige kun luda kvizo. Nia lasta leterinterŝanĝo estis kristnaske de 2016. Mi plendis, ke mi ekhavis dorsoproblemojn (parte pro la redakta laboro). Li konsolis min jene: „Niaj problemoj ne estas pli malgrandaj ol la viaj. Rita iras al ĉiuj kuracistoj, mi provas eviti diagnozojn.” Kaj li aldonis hungare: „Amíg élünk, remélünk.” (Dum ni spiras, ni esperas). La 18-an de marto 2017 mi sendis al li mesaĝon pri la (feliĉe provizora) pliiĝo de miaj doloroj. Li ne povis respondi, ĉar unu tagon pli frue li forlasis nin. Kara Ferenc, ripozu en paco! József NÉMETH La jarĉefkunveno de AGEI La jarĉefkunveno de AGEI estos la 3-an de junio 2017, en sabato je la 15-a horo dum la 94-a Germana Esperanto-Kongreso en Freiburg im Breisgau, kiu okazos inter 2-5.06.2017. El la programo: jarraporto, trarigardo de Esperanto-instruado en Germanio, vojoj al instrukapabligo, klerigado kaj pluklerigado, studprogramoj, stipendioj kaj internaciaj rilatoj. Krom membroj ankaŭ vizitantoj, interesiĝantoj estas bonvenaj. Informis: Zsófia KÓRÓDY
IPR 17/235
— página 36 del PDF —
Italio En la bazlernejo de Verdello (Bergamo) estas okazanta kurso pri Esperanto Ekde 2011 Maria GALIZZI aktivigas kurson de Esperanto por la infanoj de la elementa lernejo ’Istituto Comprensivo’ de Verdello (Bergamo) kunlabore kun Felice SOROSINA. En junio 2016 oni finis la kvinjaran kurson, kaj dudek unu geknaboj eltenis, sukcese, la unuagradan Esperantan ekzamenon laŭ la postuloj de la Itala Instituto de Esperanto. Krome, la lernejo, tre kontentige, ricevis la viziton de la esperantistino Kimie MARKARIAN, japanino el Londono, kiu instruis al tri klasoj la uzadon de la japana kalkulilo ‘sorobano’. Sekve de la sukceso de la iniciato la lernejestro invitis Maria-n daŭrigi la instruadon de Esperanto ankaŭ en la loka mezlernejo.
S-rino Kimie MARKARIAN instruas la uzon de la kalkulilo. Felice SOROSINO kaj mi helpas al ŝi.
IPR 17/236
— página 37 del PDF —
Jen vigla lernanto, kiu montras per Sorobano la numeron indikitan de Kimie.
Lernantoj kaj gepatroj en la klasĉambro dum la leciono de Sorobano. Maria GALIZZI, Istituto Comprensivo, via Mazzini 14, 24049 Verdellino (BG), Italio. Retadreso: m.galizzi@alice.it IPR 17/237
— página 38 del PDF —
Pollando Aliĝu al la nova grupo de la unikaj Interlingvistikaj Studoj de UAM kaj festu kune ilian 20-jariĝon kadre de la 4a Interlingvistika Simpozio! Nur ĉiun trian jaron komencas siajn studojn nova grupo ĉe la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, la sekva eblo estos en septembro por la peridodo 2017-20. Unu el la plej prestiĝaj universitatoj en Pollando, ofertas programon, unikan en la tuta mondo: 3-jarajn eksterajn postdiplomajn studojn pri interlingvistiko kaj esperantologio, tute en EO.
La speciala programo estis aprobita antaŭ 20 jaroj kaj la unua grupo komencis siajn studojn en 1998, la sesa grupo finos siajn studojn ĉiseptembre. La festo okazos dum la 4a Interlingvistika Simpozio (21-22.09), tuj post la interlingvistika sesio kaj antaŭ la tradicia kultura festivalo Arkones (informoj en la retejo de la Studoj). La internacia kursaro okazas en la Lingvistika Instituto de UAM, sub la gvido de la fondinto, prof. Ilona Koutny. Ŝi dediĉis 30 jarojn de universitata kariero al la instruado de esperantologio. En la budapeŝta Eötvös Universitato (ELTE) ŝi plenumis tion kiel ĉefan taskon en la Esperanto-fako, kiun fondis d-ro István Szerdahelyi en 1966 kaj ŝi transprenis ĝin post lia morto en 1987. En 1991 ŝi kun kolegino d-rino Zsuzsa Varga-Haszonits fondis la unuajn internaciajn esperantologiajn studojn (Koutny 2016*). Poste en UAM ŝia agado dividiĝas inter la hungara fako kaj la interlingvistika. Inter la prelegantoj de la Interlingvistikaj Studoj ĉiam estis kaj estas elstaraj esperantologoj, kiel profesoroj Vera Barandovská-Frank, Vilmos Benczik, Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Nicolau Dols Salas, Sabine Fiedler, Zbigniew Galor, Aleksander Melnikov, Humphrey Tonkin kaj John Wells; doktoroj Detlev Blanke, Katalin Kováts, Ulrich Lins kaj IPR 17/238
— página 39 del PDF —
Blazio Wacha; la poetino Lidia Ligęza, fakuloj de sia tereno kiel Michel Duc Goninaz, Tomasz Chmielik, István Ertl, Michael Farris, Aleksander Korĵenkov, Maria Majerczak, Ziko van Dijk kaj Zsófia Kóródy. La Interlingvistikaj Studoj donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko por havi bazon por la studado de la lingvistikaj aspektoj de Esperanto, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko aŭ pri lingvopedagogio. Pro la metodika formado la Studoj ricevas specialan rolon en la instruista trejnado. Ekde la studjaro 2007/08 realiĝas kunlaboro kun ILEI, kaj ĉiun trian jaron eblas aparte aliĝi al tiu ĉi specialiĝo. En la metodika kursaro IS kunlaboras ankaŭ kun Edukado.net. Unusemajnaj intensaj sesioj (surlokaj kursoj de po 4 studobjektoj kaj ekzamenoj) okazas unufoje dum la semestro (fine de septembro kaj komence de februaro), intertempe la gestudentoj laboras pri siaj taskoj hejme kaj rete, ili konsultiĝas rete kun la prelegantoj. La gestudentoj pretigas diplomlaboraĵon kaj post la fina ekzameno ricevos atestilon de UAM pri la plenumo de Interlingvistikaj Studoj. Partoprenontoj povas aliĝi el la tuta mondo por la studjaroj 2017/2020 ĝis la 15-a de aŭgusto 2017. Pli frua anonco estas bonvena. La unua sesio okazos inter la 16-22.09.2017. Postuloj: baza diplomo pri superagradaj studoj kaj bona scio de Esperanto. Partoprenontoj devas plenumi orientiĝan teston antaŭ la komenco de la Studoj komence de la unua sesio. Kotizo por unu semestro: 1850 PLN (ĉ. 460 EUR), reduktita 700 PLN (ĉirkaŭ 175 EUR) por B-landoj. Kelkaj stipendioj (por la studkotizo) estas antaŭvidataj dank’ al ESF (Esperantic Studies Foundation). Por pluaj informoj kaj aliĝilo: http://www.amu.edu.pl/\~interl/, kontakto: interlin@amu.edu.pl aŭ Prof. dr hab. Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj Lingvistika Instituto de Universitato Adam Mickiewicz, al. Niepodległości 4, PL-61-874 Poznań, ikoutny@amu.edu.pl
* KOUTNY Ilona 2016: Esperantologio kaj formado de Esperanto-instruistoj en universitato. En: Prelegaro de la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado do Esperanto. Red. GROSJEAN, Mireille. ILEI 26-33. IPR 17/239
— página 40 del PDF —
Korekto En IPR 2017/1 aperis recenzo pri la libro Helplibro por instruistoj de Tatjana AUDERSKAYA (p.34-35). Ŝi loĝas en Ukrainio kaj ne en Rusio. Pardonu pro la redaktora eraro!
La 51–a Kongreso de ILEI – Madrido 2018 La kultura heredaĵo de Esperanto En la jaro 2018 ILEI kongresos en Madrido, 21-28 julio, en la semajno antaŭ la UK en Lisbono. La kongreso okazos en la universitata rezidejo (http://www.alojamientomadridverano.com/es), kie jam kongresis SAT en la jaro 2013. La hispanaj kolegoj, koresponde kun la Estraro de ILEI, enketis pri diversaj lokoj en Hispanio kiel eblaj okazejoj de ILEI-kongreso. La madrida solvo montriĝis la plej taŭga, inkluzive de facila transiro al la UK. Pasintjare la Eŭropa Komisiono proponis la jaron 2018 Eŭropa jaro de kultura heredaĵo. ILEI kiel tutmonda organizo subtenas kaj mondskalajn kaj specifajn regionajn aŭ kontinentajn projektojn por lingva justeco kaj konservado de la kultura heredaĵo en ĉiuj mondopartoj, do ankaŭ en Eŭropo. Tial la Eŭropa jaro de kultura heredaĵo inspiras al ni la titolon de ĉi tiu komuniko kiel kongresan ĉeftemon kun jenaj kaj ne nur tiuj subtemoj, kiuj permesas la traktadon kaj en la eŭropa lumo kaj en la mondskala perspektivo kaj el vidpunkto de specifaj interesoj de Esperanto-komunumo: • • • • •
Reflektoj de naciaj kulturoj en la kulturo de Esperanto Kontribuo de Esperanto al la Eŭropa kultura heredaĵo Esperanto kiel ero de kultura heredaĵo de la homaro Pedagogiaj valoroj de Esperanto-kulturo La kulturo de Esperanto kiel instru-temo kaj instru-helpilo. Radojica PETROVIĈ, Estrarano pri kongresoj de ILEI Mireille GROSJEAN, Prezidanto de ILEI
IPR 17/240
— página 41 del PDF —
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Christophe Chazarein, Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Rob Moerbeek. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: M. Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Goro Kimura, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat. Estrare: Gong Xiaofeng „Arko”, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la Jarlibron de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Arina Osipova. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr, Jean-Pierre Boulet, Pascale Voldoire. kaj aliaj
IPR 17/241
— página 42 del PDF —
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE8400 Oostende. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, <moerbeekr@gmail.com>. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de aprilo 2017, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aŭgusto 2017.
IPR 17/242
— página 43 del PDF —
Instruado de Esperanto en elementa lernejo en Benino (vd. p.10)
IPR 17/243
IPR 2017/3
— página 1 del PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 47 – trimonata
17/3
Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Aurora Bute Luiza Carol Probal Dasgupta Emmanuel Desbrières Liba Gabalda Ronald Glossop Mireille Grosjean Huang Yinbao Mónika Molnár Radojica Petroviĉ Xing Qishuang Zhang Changsheng
— página 2 del PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN): …………………………………………………………………. 3 Mireille GROSJEAN: 50-a ILEI-Kongreso:Konkluda raporto de la prezidanto …….. 4 Kongresa rezolucio – Rezulto de la Internacia Pedagogia FilmFestivalo (M.G.) …. 8 Impresoj pri ILEI-kongreso (XING Qishuang, Liba GABALDA, Aurora BUTE) …… 10 ILEI aktivas dum la UK: Tago de la Lernado (Mireille GROSJEAN) ………………… 16 Simpozio – Hankuk-Universitato de Fremdaj Studoj HUFS, UK Seulo 2017 …….. 17 Mireille GROSJEAN: Esperanto instruado-edukado en tutmonda skalo……………… 18 Ronald GLOSSOP: Pri la organizaĵo „Infanoj Ĉirkaŭ La Mondo” ……………………. 22 Probal DASGUPTA: Lerni pri la historio, en kiu hejmas niaj vizitatoj ……………….. 25 Mónika MOLNÁR: Freinet-pedagogio – Parto I: La teorio de la praktiko …………. 27 Luiza CAROL: Bezonatas krea adaptiĝemo …………………………………………………… 31 Luiza CAROL – Mirejo GROSJEAN: Dek jaroj en Esperanto-lando ……………………. 32 El la landoj kaj sekcioj (CN, FR, RS) …………………………………………………………. 34 Al niaj 41 sekcioj (Mireille GROSJEAN) ………………………………………………………… 39 La Kongreso finiĝis – ek al la Kongreso (Radojica PETROVIĈ) ………………………. 40 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ………………………………………………………….. 41
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>. Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Rilatoj kun UNESKO kaj FIPLV. Observanto de ILEI ĉe UEA. Informado al ekstero. Ekzamenoj. Vicprez.: GONG Xiaofeng „Arko”, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. <arko.gong@qq.com>. Universitata agado. Sekretario: Emile MALANDA NIANGA. P. O. BOX 2787 Cape Town 8000, SudAfriko. <emalandan@yahoo.fr>, <ilei.sekretario@gmail.com>. Kontakto kun sekcioj. Koleghelpa Kaso. Vicsekr.: Elena NADIKOVA. ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Eo-centroj. Estrarano pri financoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Kongresoj de ILEI, rilatoj kun TEJO, retaj aferoj, „Interkulturo”. Estrarano: Ivan COLLING. Cx.P. 1701, Ag. Mal. Deodoro, Curitiba, PR. BR-80011970, Brazilo. <iecolling@yahoo.com.br>. Universitata agado.
IPR 17/32
— página 3 del PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario, vic-prez. de UEA Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1
AdE – Akademio de Esperanto Sur la titolpaĝo: grupo de kongresanoj antaŭ budhisma templo dum ekskurso. Dorskovrile: fotokompilaĵo de Liba kaj Floreal Gabalda pri Busano (vd. p. 12)
Enkonduko Karaj legantoj, Laŭ la nombro de partoprenantoj, laŭ la nombro de programeroj, laŭ la nombro de artaj prezentoj, laŭ la nombro de pladoj okaze de la frandvespero, laŭ la nombro de pladoj dum bongustega bankedo, laŭ la tri raportoj, kiujn vi povos legi en tiu ĉi revuo, nia 50-a KONGRESO estis sukcesa. Plie la temo „Edukado al respektoplena turismo” estis kaj restas inspira, ĉar turismo estas unu el la ebloj por ni esperantistoj uzi la lingvon en fremdaj landoj kun nekonataj homoj. Kongreso ĉiam estas okazo por la Komitato kunveni, kunsidi, interparoli, analizi la vivon de la Ligo kaj fine decidi pri farendaj paŝoj. Eĉ se la elektado de la estraro okazos en 2018, la decidoj de la jaro 2017 estas gravaj: ili ĉefe koncernas nian organon INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO, kiu suferis je paneoj en la dissendo kaj nun nepre devas alveni regule, ligi nin al vi, karaj membroj, kaj informi vin detale kaj valore. Nia revuo estos ekde nun printita en Martin, Slovakio, danke al la perado de Stano Marček, kiu prizorgas nian duan revuon JUNA AMIKO. Ŝanĝoj okazos ekde 1.1.2018, vi membroj ĝuos rabaton por aboni nian duan revuon JA!! En la numero 2017/4 ni detale informos vin pri la finaj decidoj, kiujn la Komitato lasis al la Estraro. Do nepre legu nian organon IPR, ĝi estas nemalhavebla ligo inter vi kaj la Ligo! La enhavo de tiu ĉi numero raportas multon pri la juliaj eventoj en Koreio, sed plie ĝi alportas diversajn sciigojn, kiuj tutcerte interesos vin. Ni deziras al vi agrablan legadon! Mireille GROSJEAN Prezidanto de ILEI
IPR 17/33
— página 4 del PDF —
Busano, 50-a ILEI-kongreso, julio 2017
KONKLUDA RAPORTO DE LA PREZIDANTO Konstato: 206 personoj aliĝis, 170 alvenis. La kialo estas la streĉita politika situacio tutmonda, kun du ŝtatestroj aparte ne antaŭvideblaj. Pro tio kelkaj personoj rezignis kaj aliaj ne ricevis vizon. Ni menciu aparte la ĉinan klason de Neĝeta, grupon de 15 infanoj, por kiuj ni planis la infanan universitaton, kiu finfine ne okazis. Ok afrikanoj aliĝis kaj ne povis veni. La vojaĝo por la partoprenantoj kaj ĉefe por eŭropanoj estis longa kaj kosta. Pro tio ili volis malkovri la regionon kaj multe ekskursis. Tion mi bone povas kompreni. La sekvo de tio estas, ke malmulte da personoj partoprenis la kursojn kaj la prelegojn. Ĉu pro la fakto, ke la temo estis turismo, la kongresanoj pli turismumis ol kongresumis…? La junulargastejo ARPINA, dek-etaĝa plej moderna konstruaĵo, ebligis komunan restadon tage kaj nokte. Tio estas tre favora situacio kaj stimulas bonan etoson kaj efikan laboron. La ĉambroj estis tre komfortaj, eĉ luksaj. La uzo de la tegmenta etaĝo, la oka, faris de ni ok-ulojn. Tie estis eĉ surtegmenta teraso kun belega rigardo al la maro; la kuraĝuloj iris tien kaj devis elteni la varmecon kaj humidecon. Ni havis 3 ĝis 4 salonojn, larĝan koridoron por la libroservo, la akceptejo, la kaso kaj koridoraj babiladoj. Unu granda salono kun eblo dividiĝi en du ricevis la nomon de la forpasinta LEE Chong Yeong, fama kaj altnivela korea esperantisto, eks-prezidanto de UEA kaj iniciatinto de la Esperanto-versio de la manlibro pri Historio „Historio por malfermi estontecon”, kiu prezentas detale la Historion de orienta Azio en la unua duono de la dudeka jarcento. En la dua etaĝo estas tre granda salono, kie okazis la frandvespero (interkona vespero kun alportitaj frandaĵoj el la devenlandoj de la partoprenantoj), la malfermo kaj la nacia vespero. La kongresa temo estis „Edukado al respektoplena turismo”. La ampleksa enkonduka prelego de Mireille GROSJEAN traktis la temon detale. (Vidu la retpaĝon ilei.info) La ludo BAFA BAFA en ĵaŭdo ebligis al partoprenantoj turismumi al alia etno en apuda salono kaj konatiĝi kun fremda kulturo, spertante surprizojn, kulturŝokon, adaptiĝon. Du novaj programeroj aperis en tiu ĉi kongreso. La unua estas la Pedagogia Foiro. Laŭ mi ĝi estis sukcesa. Ses prelegoj okazis kaj donis la okazon al certaj personoj prezenti instrumaterialon, vortaron, novan lernolibron, la projekton Unu Leciono Pri E-o por Ĉiu Lernejano. Ĉiuj dokumentoj pri tiu projekto, inkluzive la dokumentojn pri Krozado tra la Lingvoj, troviĝas en la retejo de ILEI ĉe: ilei.info/agado/projektoj.php IPR 17/34
— página 5 del PDF —
La dua estas la Literatura Kafejo. Mireille GROSJEAN prezentis du svisajn librojn, kiuj estis tradukitaj al E-o: Sonoril’ Urĉjo (de Chönz la teksto kaj Carigiet la bildoj), kies originalo estas en la romanĉa lingvo, kaj La Birdo, de Eveline PORTER, kiu aperis en dulingva eldono: angla kaj Esperanto. La originalo estas en la franca. Menciindas, ke Svisa Esperanto-Societo (SES) jam eldonis en Esperanto la faman libron Heidi de Johanna SPYRI. Rob MOERBEEK prezentis verkon de Frederik VAN EEDEN, nederlanda verkisto. La kutimaj kursoj okazis: kurso por komencantoj sub la gvido de Annie GRENTE. Kurso por progresantoj sub la gvido de Sylvain LELARGE. La Instruista Trejnado, grava kaj kerna parto de tia kongreso, estis en la lertaj manoj de Katalin KOVÁTS. Ok personoj ricevis atestilon pri Instruista Trejnado post frekventado de ĉiuj kvar sesioj.
Prelegoj okazis kaj konsistigis la fakan programon por tiuj kongresanoj, kiuj ne membras en la Komitato nek volas sekvi la supre menciitajn kursojn. La prelegoj sekvis pli aŭ malpli la kongresan temon pri turismo. Aurora BUTE, Marija BELOŠEVIĆ, Rob MOERBEEK parolis. Mireille GROSJEAN prezentis fotoriĉan raporton pri sia vizito ĉe la limo en la vilaĝo Panmunjom en 2008, kie ŝi povis viziti la svisan taĉmenton, kiu laboras tie nome de Unuiĝintaj Nacioj. Nia Lingva Festivalo okazis en eksterordinara loko: la Palaco de la Internacia Pusan-FilmFestivalo. Mirinda arkitekturo grandioza (vidu foton supre). Sub ŝvebanta tegmento dancis folklora grupo IPR 17/35
— página 6 del PDF —
meze de la tabloj por niaj multaj lingvoj. Kompreneble preterpasantoj venis kaj diskutis kun la membroj de nia ekzota grupo. Kelkaj kongresanoj surhavis nacian kostumon. „Krozado tra la lingvoj”, prelego de Mireille GROSJEAN, estis fakte enkonduko al la Lingva Festivalo. La Komitato kunsidis kaj atingis kvorumon danke al reta voĉdono antaŭa, kiu donis permeson al iuj komitatanoj anstataŭi komitatanojn de aliaj sekcioj. De la estraro ĉeestis la prezidanto Mireille GROSJEAN, la vic-prezidanto GONG Xiaofeng „Arko” kaj la vic-sekretario Elena NADIKOVA, nur 3 membroj, 3 virinoj. (Vidu foton supre, kun la prezidanto de LKK „Nema”). La Komitato elektis du novajn Honorajn Membrojn, nome la forpasintan Paul GUBBINS el Britio kaj HU Guozhu el Ĉinio. La Komitato aprobis la agadraporton kaj la financan raporton kaj farante tion senŝarĝigas la estraron. Aperis sugestoj por altigi la nombron de abonantoj al Juna Amiko. Maniero fari tion estus proponi rabaton al niaj membroj. La Komitato decidis tion kaj nun la estraro devas konkretigi la proponon. Tute nova oferto aperos en aŭtuno kaj ekvalidos je 1.1.2018. Pluraj duontagaj ekskursoj okazis dum la semajno. Du tuttagaj ekskursoj okazis merkrede. Per buso 50 kongresanoj iris al Gyeongju kaj al la antikva templo Bulguksa (vidu foton). Ili havis la okazon restadi, mediti kaj manĝi en budhisma templo. La Loka Kongresa Komitato (LKK) elstare kaj efike laboris. Nia sud-korea sekciestro Sinjoro PARK „Nema” gvidis la laboron per lertaj manoj kaj altnivelaj sociaj kapabloj. Menciindas la elstara kontribuo de Sinjoro Monto, unu el la membroj de la 11persona LKK. Li havas muzikgrupon kaj konas aliajn muzikgrupojn kaj folklorajn grupojn. Li organizis, ke en ĉiu programero aperis iom da korea muziko: dum la frandvespero, dum la malfermo, okaze de la nacia vespero kompreneble, dum la lingva festivalo sur granda placo. Danke al tio nia kongreso akiris IPR 17/36
— página 7 del PDF —
viglecon kaj gajecon. Ĉiu kongresano ricevis belan ventumilon memore al la Zamenhof-Jaro (vidu foton). La bankedo okazis en fora restoracio, kiun la kongresanoj atingis per buso. Denove la busananoj fariĝis busanoj. Aŭdiĝis jena komento: la bankedo estis la plej sukcesa kompare kun diversaj aliaj dumkongresaj bankedoj, ĝi estas abunda kaj bongusta, belaspekta kaj originala. Plie (kelkaj manĝantoj eĉ ne rimarkis tion) vegetarana. Kiam ni parolas pri instruado, ni pensas pri transdono de konoj kaj de kapabloj, klarigoj, ekzercoj… Tra la Jaro de la Lernanto la Ligo ILEI klopodis montri la gravecon de respondeca lernado de la studento kaj nova akompana rolo de la instruisto. En Busano ni aŭdis la vortojn instigo kaj emocioj. La kunvivado de instruisto kaj lernantoj havas ankaŭ tiajn flankojn, kiujn ni devas priatenti. La konkluda parolado de la prezidanto okazis vendrede inter la 16-a kaj la 18-a horoj. Sekvis je la 20-a horo triparta prezento de la iberia duoninsulo, terlango okcidente en Eŭropo, kie ILEI havos sian kongreson en 2018: en Madrido. La UK okazos post la ILEI-kongreso en Lisbono, Portugalio. Mireille Grosjean prezentis la ĝeneralan situacion de Iberio, ĝiajn montojn, insulojn kaj politikajn limojn. (Vidu la ilustraĵon sekvapaĝe.) Sekvis Prof. Duncan Charters, kiu doktoriĝis pri Hispanio kaj hispanaj literaturo kaj lingvo. Li prezentis rapidan skizon de la Historio de tiu mondoparto kun akcento sur la postmezepoka tempo, kiam tie floris elstara kulturo kreita per miksitaj kontribuoj de kristanoj, judoj kaj islamanoj. Sekvis prelegeto de Ruben FERNANDEZ ASENSION el Barcelono, Katalunio. Li prezentis la nuntempan koleron de katalunoj pro la diskriminacio farata de kastilianoj, la reganta etno en centra Hispanio. Per faktoj kaj analizoj li montris la nunan situacion. Ni povis kompreni, ke niaj gazetoj en la tuta mondo aŭdas la voĉon de Madrido, kie la ĵurnalistoj laboras, pli ol de Barcelono, eĉ se tiu urbo ludas pezan ekonomian rolon en la tuta duoninsulo. Ĉiuj partoprenantoj esprimis sin pozitive pri ĉi tiu kongreso. Neniu granda aŭ grava paneo okazis. IPR 17/37
— página 8 del PDF —
Ĉio evoluis kontentige, eĉ bele kaj fruktodone. Enketo okazis post nia Konferenco en Hungario, ĝi ripetiĝos post Busano. Sabate matene, la 22-an de julio, la buso startis je la sepa horo por atingi Seulon je tagmezo. Je la naŭa horo startis du pliaj busoj por porti homojn al la UK. Mireille GROSJEAN Prez. de ILEI
50-a Kongreso de ILEI – Busano, Koreio, julio 2017
KONGRESA REZOLUCIO La 170 partoprenantoj el 25 landoj de Azio, Eŭropo kaj Ameriko en la jubilea, 50-a Kongreso de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI, okazanta de la 15-a ĝis la 22-a de Julio 2017 en la junulargastejo ARPINA en Busano, Korea Respubliko, DISKUTINTE la temon „Edukado al respektoplena turismo”, IPR 17/38
— página 9 del PDF —
REMEMORIGAS, ke la agentejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Turismo UNWTO substrekis la valoron de Esperanto en sia deklaro de Manilo, ĉefurbo de Filipinoj, de la jaro 1980: „La Monda Organizaĵo pri Turismo substrekas la gravecon koni lingvojn, aparte lingvojn kun universala aspiro kiel Esperanto.” ATENTIGAS pri la rolo de la neŭtrala lingvo Esperanto por senperaj interhomaj kontaktoj prepare al, dum kaj reage al personaj aŭ etgrupaj turismaj vizitoj ĉe surlokaj individuaj loĝantoj kaj specife fakuloj, kiuj kontaktoj firmigas daŭrajn internaciajn amikecojn kaj interklerigajn interŝanĝojn en ĉiam pli vastaj rondoj; ATENTIGAS tiurilate pri la ĵus renovigita UNESKO-kuriero, kies Esperanto-versio donas taŭgan materialon por la daŭrigaj Esperanto-kursoj post la jam amasaj komenckursoj en Interreto, kiel tiu de Duolingo; en kiu kuriero unu artikolo pri plonĝistinoj de la insulo Jeju memorigas pri teksto en la „Korea Antologio de Noveloj” (1999 kaj 2017), kio evidentigas la gravecon de prepara literaturostudo antaŭ la turismado; REKOMENDAS, ke kolegoj kunlaboru en la tradukado, utiligo kaj komentado de la UNESKO-kuriero nun disponebla en la Internacia Lingvo Esperanto; REMEMORIGAS, ke la celado de Unuiĝintaj Nacioj, UNESKO kaj la Esperanto-movado baziĝas sur la komuna bezono konstrui pacan mondon surbaze de homaj rajtoj kaj strebado al daŭripova evoluo kun respekto al la Tero kun ĉiuj ĝiaj naturaĵoj. Busano, la 21-an de julio 2017
Rezulto de la Internacia Pedagogia FilmFestivalo de ILEI (IPEFF) okaze de la Jaro de la Lernanto Alvenis al ILEI kvar filmetoj. Ili iris al internacia ĵurio, kie membris tri profesiaj filmistoj kaj kvar ŝatantoj de filmoj kaj amatoraj filmistoj. Du profesiaj filmistoj ne estas esperantistoj. Jen la rezultoj: La unua premio, 200 EUR uzotaj por partopreni internacian kongreson kiel IJK aŭ UK aŭ ILEI-kongeson, iras al KANG Caiqi, de El Popola Ĉinio, por ŝia filmo „Esperanto nia lingvo” en la kategorio „interkultura harmonio”. IPR 17/39
— página 10 del PDF —
La dua premio, 100 EUR uzotaj por partopreni internacian kongreson kiel IJK aŭ UK aŭ ILEI-kongreson, iras al QUI Jieming kaj ZHENG Kexin, de Ĉina Radio Internacia, kiuj kune muntis du filmetojn. Gajnis la filmo „Printempa Festo 2” en la kategorio „interkultura harmonio”. Ili devos inter si dividi la premion. Okaze de la 50-a kongreso de ILEI en Busano la 19-an de julio 2017 la kongresanoj donis la premion de la publiko, kiu estos diplomo, al la filmo „Fenestro al la mondo” de XIE Ruifeng, de El Popola Ĉinio, en la kategorio „interkultura harmonio”. ILEI kreis kanalon ĉe Youtube kaj metis tien la 4 filmetojn. La filmetoj videblas tie: youtube.com/channel/UCvxZ3qhmQcFKzTGCR_SLHFg. Oni povas konstati, ke kvar personoj partoprenis kaj ĉiuj kvar ricevas premion.
Mireille GROSJEAN
Impresoj pri ILEI-kongreso 1. de XING Qishuang (Susi) (Ĉinio) Dank’ al la helpo de Profesoro GONG Xiaofeng „Arko” kaj ILEI, mi havis ŝancon partopreni la 50-an kongreson de ILEI en Busan en julio 2017. Dum la kongreso, multaj valoraj aktivadoj okazis. Ĉiuj estis brilaj kaj signifoplenaj. Kiel instruisto de elementa lernejo, mi ege nutris min el la aktivadoj. La plej profundaj impresoj ĉe mi estas sekvontaj. Mi vere ŝatas la lecionojn de Sylvain LELARGE pri lingvokapablo. Li estas eminenta kaj humura instruisto. Li eksplikis lernadon de vortoj komparante tion al promeno en fruktoĝardeno. Oni promenas inter diversaj fruktaj arboj kaj elektas tiujn fruktojn, kiujn oni ŝatas. Estas fruktoj sur la tero, sed ili eble ne IPR 17/310
— página 11 del PDF —
estas puraj, eble jam estas morditaj de insektoj. Tiajn fruktojn oni ne ŝatas. Estas fruktoj pendantaj alte sur branĉoj. Oni ege ŝatas ilin, ĉar ili aspektas vere bongustaj! Sed neniel oni sukcesas preni ilin. Estas fruktoj ne tiel altaj sur arboj, do oni povus pluki ilin etendante la brakon. Sam-maniere ni studas vortojn. Ni devas elekti tiujn, kiuj estas nek sur la tero, nek tro altaj sur branĉoj. La metaforon tuj mi komprenis. Kvankam mi povas esprimi ideon per simplaj vortoj, tamen mi devas studi plu por pli bone esprimi min. Aliflanke, la tro komplikajn vortojn lasu aŭ atendu, ĝis via kapablo altiĝos. Sylvain ankaŭ donis kelkajn ekzercojn por studi vortojn. La plej ŝatata de mi estas la sekva: ĉiuj partoprenantoj de la ekzerco gajnas du vortojn, kiuj estas similaj, ekzemple „akcento” kaj „akĉento”; oni salutas alian kaj demandas „Ĉu vi konas miajn vortojn?”. Se jes, la respondanto klarigos pri la vortoj; se ne, la demandanto klarigos. Post kiam ambaŭ personoj bone lernis la vortojn, ili interŝanĝos la vortojn kaj iros al alia homo por daŭrigi la ekzercon. Ankaŭ aliaj manieroj estas interesaj. Sylvain ankaŭ instruis kanton al ni. Mi tre ŝatas la kanton „Nove, reprove, ĉiam denove… Se falante, restarante: tiel ni venkos! …” En trejnado Katalin Kováts instruis al ni kiel organizi instruadon. Mi instruas Esperanton en elementa lernejo. Miaj lernantoj estas komencantoj kaj ankaŭ estas junaj infanoj. Mi ĉiam provas trovi pli bonan kaj taŭgan manieron por la infanoj, por ke ili ŝatu kaj bone studu la lingvon. La maniero de Katalin donis al mi inspiron. Ŝi grupigis kursanojn duope el malsamaj landoj. En grupo oni demandas unu pri la alia kaj memoras informojn de la grupano. Poste Katalin demandas kursanon „Kion vi scias pri via grupano, inkluzive de la nomo, aĝo, lando, hobio ktp”. Tiamaniere la partoprenantoj ne nur prezentas sin mem, sed ankaŭ la alian grupanon. Tiel lernantoj pli multe ekzercas kun pli granda intereso. Pro la kurso de Katalin mi komprenas, ke instruistoj devas pensi laŭ la starpunkto de la lernantoj anstataŭ laŭ tiu de la instruanto. Interagado inter lernantoj estas pli grava ol tiu inter lernantoj kaj instruanto. Mi devas vigligi miajn lernantojn estigante plian interagadon inter ili. Tio estas pli grava ol mia entuziasmo. Nur lecionoj, en kiuj lernantoj estas aktivaj, estas vere viglaj. Leciono de Annie GRENTE por komencantoj: Mi partoprenis la lecionon de Annie. Miaopinie la plej studinda afero por mi estas la kapableco alĝustigi lecionon. Annie povas bone alĝustigi sian planon laŭ la reago de lernantoj. Instruistoj devas posedi tian kapablon, ĉar ni neniam povas antaŭvidi ĉion, kio okazos dum lecionoj. Se io neatendita okazas, ni bezonas fari alĝustigon. IPR 17/311
— página 12 del PDF —
Krom studado estas ankaŭ amuzaj aktivadoj en la ILEI-kongreso. Mi ege ĝuis ilin. Tiaj aktivadoj inkludis lingvo-festivalon, internacian vesperon, adiaŭan vesperon, bankedon, ekskurson ktp. Dum la lingvo-festivalo, la kongresanoj el diversaj landoj prezentis siajn landon, lingvon kaj ankaŭ Esperanto-movadon. Multaj preterpasantoj interesiĝis pri nia movado, ili demandis kaj iomete lernis pri diversaj naciaj lingvoj. Samtempe ili ekkonis Esperanton. Ni diris, ke ĉinoj parolas ĉine, francoj parolas france, sed ni esperantistoj el la tuta mondo parolas Esperante. En la frandvespero ni ĝuis tradician kantojn kaj dancojn, kaj gustumis specialan manĝaĵon de diversaj landoj. Korea esperantistino akompanis min promeni ĉe la maro, butikumi en magazeno, babilante trinki kafon kiel en harmonia familio. La tagoj en la ĉi-jara ILEI-kongreso estas mirinda kaj neforgesebla sperto por mi. Pere de la ILEI-kongreso mi ne nur travivis eksterlandan vivon, sed ankaŭ pli bone komprenas la ideon de Esperanto. Do, karaj neesperantistoj, ne demandu min, kiom da homoj el kiu lando parolas E-on. Mi nur volas diri, ke ni esperantistoj povas vidi pli belan mondon.
2. de Liba GABALDA (Francio) Meze de julio, ILEI malfermis la serion de tri Esperantaj kongresoj en Koreio. Post ĝi sekvis la 102-a UK en Seulo kaj tuj poste la 90-a SATkongreso en la apuda urbo Gimpo. La kongreso de ILEI okazis de la 15-a ĝis la 22-a de julio en la dua plej granda urbo en Koreio, Busan, situanta en la suda parto de la lando. Fakte la kongreso estas la unua kun tiu ĉi nomo. La decido estis prenita pasintjare en Nyíregyháza. Antaŭe temis pri ILEIkonferencoj. La kongreson partoprenis 170 gesamideanoj el 21 landoj. La akcepto estis varma, same kiel la lando mem. Ni loĝis en komfortaj ĉambroj de la junulara gastejo Arpina. Ĉiuj programeroj okazis en la oka etaĝo de la konstruaĵo. La temo de la ĉi-jara kongreso estis: „Edukado al Respektoplena Turismo”. Ĝi estis plenumita per kelkaj prelegoj kaj kompreneble per ekskursoj al interesaj lokoj. Sabate, dum la interkona vespero, ni gustumis ĉefe aziajn kaj kelkajn alilandajn frandaĵojn. Koreaj esperantistoj dume prezentis belegan folkloran programon kun specifaj dancoj kaj muziko de sia kulturo. Krom variaj prezentadoj ni ĝuis gruo- kaj masko-dancojn. Dimanĉe okazis la solena inaŭguro kun ĉeesto de kelkaj reprezentantoj de la urbo Busan. La IPR 17/312
— página 13 del PDF —
prezidantino de ILEI, Mireille GROSJEAN, bonvenigis la kongresanojn. Estis legataj kelkaj bondezir-mesaĝoj. Dum la paŭzo ni aŭskultis specialajn koreajn muzikilojn. Sekvis salutoj de reprezentantoj de ĉeestantaj landoj kaj la prezidantino konigis al ni la kongresan temon pri turismo. Post la malfermo de la kongreso ni komune fotiĝis. Estis enkondukitaj novaj programeroj: „Pedagogia foiro” kaj „Literatura kafejo”. Tiucele estis prezentitaj kelkaj libroj kaj paroladoj pri diversaj temoj. La Nacia vespero mirigis ĉiujn ĉeestantojn. Ni ĝuis variajn prezentadojn de la korea folklorkulturo. Subtila estis Dongrae – la gruodanco, konata jam de la unua vespero. La semajna programo inkluzivis kurson de E-o por komencantoj gvidatan de Annie Grente, progresantoj ĝuis viglan kaj amuzan kurson de Sylvain LELARGE kaj la instruistan trejnadon estris Katalin KOVÁTS. La fidelaj partoprenantoj ricevis atestilon. Ne mankis lernado de la korea lingvo eksprese sub gvido de PARK Yongsung (Nema). Kun Mireille ni krozadis tra la lingvoj. Oni diskutis pri la maniero enkonduki Esperanton en lernejojn. Ĝis nun oni vane strebis pri tio. Tamen, ni estas esperantistoj, do ni devas esperi… En aliaj programeroj oni parolis pri gramatikaj tiklaĵoj, pri centroj de E-o kaj pri privataj projektoj. Komitatanoj plenumis sian laboron dum pluraj kunsidoj kaj ankaŭ estis pritraktita la temon „Jaro de la Lernanto”. Sur la urba placo, antaŭ la teatro okazis lingva festivalo kun 16 lingvoj inkluzive Esperanton prezentataj de la kongresanoj. Por la publiko, kiu bedaŭrinde ne abundis, estis aranĝita speciala kultura programo. Ni spektis kvar filmetojn el filmokonkurso okaze de la Jaro de la Lernanto. Ni aljuĝis al unu el ili la premion de la publiko. Rilate al la temo pri turismo oni parolis pri la fama mondvojaĝanto kaj verkisto Tibor Sekelj. Marija BELOŜEVIĈ parolis pri pozitivaj kaj negativaj efikoj de turismo. Aurora BUTE, vestita en bela rumana kostumo, parolis pri kulturaj specifaĵoj de Rumanio. Sur la prezentitaj bildoj ni povis admiri preĝejojn pentritajn ankaŭ sur la eksteraj muroj. La rumana bluzo inspiris plurajn famajn modistojn. Kortuŝa estis la rakonto pri „Miljara Animo” (Koryo te-bovlo). Rob MOERBEEK prezentis korean literaturon. Interesa estis la ludo „BafaBafa”, en kiu temis pri konfronto de du malsamaj kulturoj. Tre bongusta kaj enhavoriĉa estis la kongresa bankedo en urba restoracio. Ĝi kontentigis ĉiujn ĉeestantojn per varia elekto de koreaj specialaj manĝaĵoj. Al kongresanoj estis proponitaj pluraj duontagaj ekskursoj por malkovri la ĉirkaŭaĵon. Unu el la tuttagaj ekskursoj estis destinita al vizito de la urbocentro de Busan. Alia tuttaga ekskurso celis la regionon de Gyeongu, kie ni vizitis antikvajn tombojn. Unu el ili estis IPR 17/313
— página 14 del PDF —
enrigardebla. Sekvis vizito de monaĥejo, kie ni tagmanĝis kaj plonĝis en meditadon. Impresa estis vizito al la templo Bulguksa, mondheredaĵo de Unesko. Ĉe la fino de la kongreso estis prezentita la Iberia duoninsulo, kie okazos venontjare la 51-a ILEI-kongreso en la hispana ĉefurbo Madrido de la 21-a ĝis la 28-a de julio. La portugala ĉefurbo Lisbono gastigos la 103-an UK-on tuj poste. Mireille GROSJEAN prezentis konkludan paroladon pri la kongreso kaj la Rezolucio. Sekvis dankoj kaj gratuloj al busanaj esperantistoj, kiuj sukcesis organizi belegan kongreson. Tiele plenumiĝis la bondeziroj de urbaj reprezentantoj eldiritaj ĉe la inaŭguro. Ni ĝuis viglan kaj agrablan semajnon.
3. de Aurora BUTE (Rumanio) Ĉi-jare la plej grava aranĝo de ILEI, la 50-a Kongreso, okazis en la belega korea urbo Busan, situanta inter monto kaj maro, kie oni renkontas historiajn rakontojn, bone konservitajn tradiciojn, templojn kun miljara historio. Partoprenis 170 esperantistoj el 21 landoj, kiuj ĝuis la komforton de la junulargastejo ARPINA, moderna konstruaĵo, kiu entenas sub la sama tegmento la gastejon kaj la kongresejon. Tio ebligis komunan kunestadon tage kaj nokte – aparta allogo de la intimaj aranĝoj. La programo estis riĉa, bunta, kaj… kiel kongreso kiu respektas sin, okazis paralelaj programeroj. Krom la tradiciaj frandvespero, nacia kaj internacia vesperoj, ekskursoj, prelegoj, kursoj k.a., aperis en la programo du novaj eroj: Pedagogia Foiro, specifa al ILEI kaj necesa, dum kiu oni prezentis instrumaterialojn, kaj Literatura Kafejo – prezentado de libroj, same necesa kaj utila, des pli ĉar ĝi parolas pri libroj kaj fervoraj legantoj, kun bonega parolkapablo kaj bela lingvo. Alia novaĵo estis la Internacia Pedagogia Film-Festivalo, kadre de la Jaro de la Lernanto; ĉiuj premioj iris al Ĉinio kaj indas spekti en Youtube, kie ILEI kreos kanalon, la kvar filmetojn.1 La temo de la kongreso estis Edukado al respektoplena turismo. La enkonduka prelego al la kongresa temo difinis kaj klarigis, kio estas turismo, montris la celojn kaj manierojn turismumi, kio estas respekto al la homoj, al kulturaj monumentoj, al la naturo, kiel instrui respekton, aludis pri la franca proverbo: „En Romo agu kiel romloĝanto”, mutatis mutandis en Esperantujo agu kiel esperantisto. Kaj jes, Busano estis Esperantujo, kie homoj el kvar 1
La kanalo estas kreita kun la nomo: Esperanto + Edukado ILEI – NdlR
IPR 17/314
— página 15 del PDF —
kontinentoj agis kiel esperantistoj: estis tie respekto, amika etoso; koreoj kun japanoj kaj ĉinoj dancis polonezon, eŭropanoj dancis japanan farandolon kaj estis belaj momentoj de kunkantado. [surfote: kurso por progresantoj]
La ĉi-jara ILEI-Kongreso havis pli da artaj programeroj: krom la bunta nacia vespero, kiam ni vidis kaj aŭskultis multajn artistojn, belajn kostumojn, specifajn dancojn kaj tradician, sed ankaŭ modernan muzikon, aperis korea muziko en ĉiu programero: dum la frandvespero, dum la malfermo, kaj, io tute nova, dum la lingva festivalo, sur la granda placo de la urbo. Busan lasas en mia menso kortuŝan memoron: la UN-parko kun la sola tombejo en la mondo dediĉita al la UN-armeo, kie ripozas pli ol 2000 militistoj el 16 landoj, batalintoj sub la gvido de UN por liberigi la Sudan Koreion. Belaj statuoj ŝajnas demandi, kial homoj mortas pro milito, kial homoj startigas militon… La prezidanto de la LKK, en sia bonveniga mesaĝo, konfesas, ke, preparante la kongreson, la lokanoj kreis nur „grundan bazon” kaj instigas nin por ke ni „kune masonu belan konstruaĵon kaj ĝin plenigu per…”. Ni plenigu per respekto, kunlaborado, amika sinteno, toleremo, interkompreniĝo kaj… paco, por respondi al la belaj statuoj de la UN-parko. IPR 17/315
— página 16 del PDF —
ILEI aktivas dum la UK
TAGO DE LA LERNADO Estas multjara kutimo, ke la marda tago dum UK estas dediĉita al la lernado, librolegado, lernejoj… kaj estas kutimo, ke ILEI organizas ĝin. Nun ILEI havas komisiiton por fari la preparlaborojn, temas pri Sinjorino Marija Belošević el Kroatio. Ŝi kontaktas la eblajn prelegantojn kaj starigas la programon. Valora kunlaboranto por la Ligo ŝi estas. En Seulo la programo rilatis al la kongresa temo de la 50-a ILEIkongreso en Busano: Edukado al respektoplena turismo. La programo tamen respektis la kutimon, ke la aŭskultantoj eksciu pri la instrusistemo de la gastiganta lando. Do ni unue aŭdis prezenton de Sinjoro HONG Sungcho, lernejestro de virina altlernejo. Kvankam evidentiĝas la ligoj inter Koreio kaj Ĉinio en la pasinteco, la lernado de la ĉinaj ideogramoj ĉesis esti deviga studobjekto en la jaro 1970. Instigan prelegon faris D-ro Probal DASGUPTA starigante diversajn pensigajn demandojn pri turismo kaj interkultura kunvivado. Ĉu ni esperantistoj estas iel iom nekutimaj turistoj? Turismo kaj religio: pilgrimado. Tion prezentis Leif NORDENSTORM. Turismo kaj ekologio: jen la temo de D-ro Duncan CHARTERS. La publiko aŭdis pri diversaj landoj kiel Armenio (prezentita de Karine ARAKELJAN), Rumanio (prezentita de Aurora BUTE), Kroatio (prezentita de Marija BELOŠEVIĆ). La ĉeestantoj aŭdis plie pri instruado de E-o en Moskvo (Anna STRIGANOVA), pri argumentoj por Esperanto (Rafael ZERBETTO), pri la Esperantlingva versio de UNESKOkuriero (Huang Yinbao ’Trezoro’), pri la evoluo de la programo Ekparolu (D-ino Katalin KOVÁTS), pri turismo kaj franca ekzameno (D-ro François LO JACOMO). Mallonga sed grava momento estis la kunveno de D-ro Mark FETTES, IPR 17/316
— página 17 del PDF —
prezidanto de UEA, Stefan MACGILL, vic-prezidanto de UEA, kaj Mireille GROSJEAN, prezidanto de ILEI; post la detala raporto de M. Grosjean pri la Jaro de la Lernanto venis la momento fermi tiun agadon. Tion faris la 3 estraranoj (vidu komunan foton sur p. 16.) La leganto povas konstati, kiom varia kaj enhavoriĉa estis tiu Tago dediĉita al lernado. Mireille GROSJEAN Prez de ILEI
Simpozio – Hankuk-Universitato de Fremdaj Studoj HUFS UK Seulo 2017 Universitata Simpozio en HANKUK Universitato de Fremdaj Studoj HUFS. Kadre de la UK.
Nuna stato kaj evoluo de la instruado de Esperanto kiel internacia lingvo en la tuta mondo. La Universitato HUFS eniris la organizan fazon proponante tiun titolon kaj ekrilatis kun ILEI, kies ĉefa tasko estas prizorgi la instruadon de Esperanto. Konsekvence la organiza laboro estis tute logike en la manoj de ILEI, ĉefe en la manoj de Sinjoro PARK Yongsung, „Nema”, estro de la korea ILEIsekcio. PROGRAMO • Mireille GROSJEAN: Esperanto instruado-edukado en tutmonda skalo • Tosihiro YAMASITA (JP): Panorama metodo. • Gábor MÁRKUS (HU): La lingvo de espero. • Ronald GLOSSOP (USA): pri la organizaĵo „Infanoj ĉirkaŭ la mondo”. • Xiaofeng GONG (CN): konciza historio de la Esperanto-movado en Ĉinio. • Youngkoo LEE kaj Yongsung PARK „Nema” (KR): Koreio kaj Esperanto. • Ruben FERNANDEZ ASENSIO (ES): Lingvistiko, instrumetodoj kaj Esperanto, ne forlasu la plenkreskulojn! • Dmitrij ŜEVĈENKO (anstataŭigita de Anna Striganova) (RU): Esperanto-edukado kaj ĝiaj perspektivoj en Rusio. • Maria BUTAN (RO): Instruado kaj lernado de Esperanto en Rumanio. IPR 17/317
— página 18 del PDF —
• Dalia PILECKIENĖ (LT): Esperanto-edukado kaj ĝiaj perspektivoj en Litovio. • Katalin KOVÁTS (HU/NL): la situacio de instruado de Esperanto en lernejoj iam kaj nun. • Inchol KIM, prezidanto de HUFS • Jaewook KIM, Prezidanto de la Fremdlingva instituto de HUFS La universitato kaj ILEI ricevis ĉiujn prelegojn antaŭe. La universitato printis la prelegaron en dulingva eldono: Esperanto kaj korea lingvo. Tiel la gestudentoj en la salono povis sekvi la prelegojn legante la korean tekston. Por debatoj kaj konkludoj estis posta interpretado. La kontaktoj kun la universitato, ĝia prezidanto kaj la prezidanto de la fremdlingva instituto estis tre fruktodonaj kaj agrablaj danke al la efika perado de Sinjoro LEE Youngkoo, prezidanto de Korea Esperanto-Asocio. Ni povas esperi, ke naskiĝos novaj komunaj projektoj. Rimarkindas, ke la Universitato HUFS havas multajn kunlaborojn tra la mondo kun diversaj establoj, inter aliaj la Libera Universitato de Bruselo (BE), kie instruas esperantistino, D-ino Kristin TYTGAT. Ni esperu je pozitivaj sekvoj de tiu brila evento kaj ni laboru al tio.
Esperanto instruado-edukado en tutmonda skalo Kontribuo de Mireille GROSJEAN, prezidanto de ILEI Ni parolu pri instruado-lernado de Esperanto. Laŭ mia titolo ni konsideru tion en du intereso-aksoj. Unue: ni devas pensi mondskale. Tio fakte ne estas facila agado. Ĉiu el ni restas ligita al la kutimaj limoj kaj kadroj. Ni konas la mondon tra la informoj de niaj enlandaj amaskomunikiloj. Tiuj kadroj donas ian fidon; forigi la kadrojn timigas. Konsideri la tutan mondon povas esti ne facile, depende de la lokoj, eĉ tute ne eble pro manko je informoj pri la cetera mondo. Pensi mondskale kaj agi loke, pri tio ni devas nin ekzerci laŭ la slogano de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT): „Ni alkutimiĝu al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo!” Eĉ se ni ne kapablas forigi la politikajn limojn, ni devas klopodi pensi translime. Pro mia posteno de prezidanto mi ĉiutage laboras mondskale; Interreto ebligas tion; mi observas, ke tio estas por mi kutima, kaj plie giganta ŝanco kaj ke multaj homoj ne kutimas fari tion. Kadre de la agadoj de la Ligo ILEI, preparante la enhavon de nia organo Internacia Pedagogia Revuo, de IPR 17/318
— página 19 del PDF —
nia revuo Juna Amiko, mi daŭre havas la mondon antaŭ miaj okuloj kaj provas zorgi, ke ĝi aperu en la enhavo de niaj revuoj. Tia labormaniero similas al sporto, gimnastiko por la menso. Kiel fartas la instruado de Esperanto en la tuta mondo? Mi ne povas respondi per unu sola vorto. Mi listigu pozitivajn faktojn: Tutkomence ni restu en Azio: Grava agnosko de Esperanto La instanco UNWTO substrekis la valoron de Esperanto en sia deklaro de Manilo, ĉefurbo de Filipinoj, de la jaro 1980: „The World Tourism Organisation Underlines in this respect the importance of knowledge of languages notably those with a universal vocation such as esperanto. La Monda Organizaĵo pri Turismo substrekas ĉi-rilate la gravecon havi konojn en lingvoj, ĉefe en lingvoj kun universala aspiro kiel estas Esperanto.” Lingvistoj nuntempe strebas al priskribo de funkciantaj komunikiloj kaj ne nepre interesiĝas nur pri ĝustaj frazoj. Pro tio multaj el ili aliras al Esperanto sen antaŭjuĝoj kaj konstatas la taŭgecon de nia lingvo en internaciaj rilatoj. Tio estas ĝenerala tendenco, tio ne ekzistas en ĉiuj anguloj de la Tero. Plia pozitiva fakto: amaso da personoj lernas Esperanton, speciale per la metodo Duolingo, uzebla per poŝtelefonoj. Surbaze de la angla lingvo eklernis proksimume 800 000 personoj tutmonde ekde majo 2015. Surbaze de la hispana lingvo proksimume 200 000 ekde aŭgusto 2016. Entute pli ol miliono da homoj montris intereson kaj klakis sur la verdan flagon en la ĉefa paĝo de la retejo Duolingo. Dekono de ili finas la kurson. Pluraj el ili iras al lokaj kluboj, diversaj renkontiĝoj, uzas la paroligan programon „Ekparolu” de la retejo edukado.net. Aliaj retaj kursoj uzatas en diversaj landoj kaj kontinentoj. Plia pozitiva fakto: post agnosko de Esperanto ĉe la Eŭropa Lingva Referenckadro de Konsilio de Eŭropo en 2006 la KER-ekzamenoj nun bone evoluas kaj pli ol mil personoj akiris tiun ŝtate agnoskitan diplomon. Tiu nova sistemo iom faras ombron al la ekzamensistemo de ILEI-UEA, sed tio ne gravas. Estas evidente, ke esperantistoj preferas provi ŝtate agnoskitan ekzamenon ol movadan ekzamenon. (Vidu foton sur p. 20) IPR 17/319
— página 20 del PDF —
Plia pozitiva fakto: UNESKO metis nian majstron Zamenhof en la liston de honorigendaj personoj por la jaro 2017, cent jarojn post lia morto en 1917. Pliaj pozitivaj faktoj: Esperanto-vikipedio atingas 240 000 artikolojn. Esperanto estas nemateria kultura heredaĵo de Pollando. Googletranslate metis Esperanton en sian liston. La muzeo kaj arkivejo en la universitato de Zaozhuang, Ĉinio, akiras famecon en la Esperantomovado. Agadas homoj en diversaj mondopartoj, kunvenas lokaj kluboj, okazas Esperanto-kursoj. Aperis en 2017 „Amikumu”, apo; kiu ebligas rapide trovi la plej proksiman Esperantoparolanton. Tio stimulas renkontiĝojn evidente. Plia pozitiva fakto: la franca edukministro eldonis anoncon, kiu donas permeson al la lernejestroj organizi kurson pri Esperanto en siaj establoj. En tiu ĉi momento mi ŝatus iri al kerna punkto: ĉu forta apero de Esperanto en orienta Azio puŝos nian lingvon tra la tuta mondo, aŭ ĉu forta apero de Esperanto en Francio kaj Eŭropo pli efikus? Oni aŭdas diversajn opiniojn pri tiu demando. Eŭropo nomiĝas la „malnova kontinento”, ĉu ĝi povos doni decidigan elanon al nia lingvo? Orienta Azio kaj ĉefe Ĉinio enorme gravas en la nuna mondo, politike kaj ekonomie. Ĉu tie estas la forta motoro por nia lingvo? La ĉina ILEI-sekcio estas la plej granda ĉe ILEI. La origino estas probable simple la dimensio de la lando. Motoroj estas ankaŭ la individuoj en nia Movado. En la Ligo estas ĉina vic-prezidanto sinjorino Profesoro Gong Xiaofeng. Ĉe UEA estas estrarano Lee Jungkee el Koreio. En Ĉinio estas sinjoro Huang Yinbao, nomata „Trezoro”, kiu interalie zorgas pri la tradukado de la Unesko-kuriero al nia lingvo. En Japanio agadas Hori Yasuo, kiu lanĉis la Esperanto-Sumoon, interesan programon por kontribui per legado al lertigado de esperantistoj. Kaj multaj aliaj forte kaj efike IPR 17/320
— página 21 del PDF —
kontribuas al la disvastigo kaj instruado de nia lingvo. Mi ne povas citi ĉiujn nomojn. En mia prezidanta laboro mi plurfoje tage rilatas per retmesaĝoj al orienta Azio; tiu regiono estas forta motoro de nia movado. Al la kerna demando: ĉu Eŭropo aŭ orienta Azio, aŭ eble Brazilo, faros la decidigan puŝon por Esperanto en la venontaj jaroj, mi ne povas respondi. Mi nur certas, ke ĉiuj el ni laboras en nia loko por la bono de nia celo. Mi ankaŭ kapablas nun listigi negativajn aspektojn de la nuna situacio de la instruado de Esperanto. La Ligo ILEI ne havas eĉ mil membrojn, malpli ol IFEF, la fervojistoj. Kion ni plej multe bezonas: instruistojn aŭ fervojistojn? ILEI devus lertigi kaj diplomi centojn da novaj instruistoj jare. Okazoj por diplomiĝi ekzistas en Poznano, Pollando, kaj kurso okazadas kadre de niaj kongresoj. Apud tiuj oficialaj atestoj multaj entuziasmaj esperantistoj ekinstruas junaĝe aŭ emerite sen ia lertigado. Tio montras, ke ni daŭre estas en pionira fazo. Baldaŭ uzeblos perreta senpaga lertigado pri pedagogio en reta platformo de la germana Landa Asocio; multaj homoj atendas tiun eblon lertiĝi studante hejme kaj progresante per la Reto en interŝanĝo kun foraj spertuloj. Inter la negativaj aspektoj mi devas mencii la malmultajn lernantojn de Duolingvo, kiuj aperas en la movado. El tiu miliono povus esti multe pli da kongresanoj kaj membroj de niaj ekzistantaj asocioj. Ni povas nur supozi, ke ili legas Esperantajn verkojn, vojaĝadas tra la mondo, uzas Pasportan Servon, nian esperanto-couch-surfing. Mi supozas, ke la asocia vivo kun jarraportoj, bilancoj kaj buĝetoj ne entuziasmigas vojaĝemajn junulojn. Negativa estas certe ankaŭ la manko de intereso de la amaskomunikiloj pri nia lingvo. Pri kio raportas la gazetoj: ĉefe pri famuloj, seksaventuristoj, rekordaj sportistoj, skandaluloj, ŝtelistoj kaj murdistoj; esperantistoj kutimas esti kvietaj kaj respektoplenaj homoj, do ne interesaj por la gazetoj. Iu persono, kiu honeste faras sian laboron, ne estas novaĵo. Alia negativa aspekto estas la relative malforta intereso de la edukinstancoj. Tie regas intereso pri lingvoj, kiuj alportas profesiajn plusojn por la junularo, kaj tie regas „cocacolanizado”, koloniado pere de la angla lingvo. Malgraŭ la raporto de Profesoro François GRIN el la universitato de Ĝenevo, Svislando, kiu pruvis la ekonomian valoron de la instruado de Esperanto – pli alta atingo per malpli alta elspezo – la edukministroj fidelas al la brit-usona hegemonio. La dua akso de mia prezento estas la vorto-paro INSTRUADO – EDUKADO. Se en la instruprogramo de iu lando aperas iu lernenda lingvo, tio estas ilo al lingvokapabloj kaj aliro al la kulturo de tiu lingvo. Tute same pri Esperanto. Eĉ pli. Laŭ mia konstato, sento kaj konvinko por la lernado de IPR 17/321
— página 22 del PDF —
la internacia lingvo Esperanto havas edukan valoron. La studentoj sendepende de sia aĝo malkovras la trezorojn de la literaturo de multaj landoj, ekrilatas kun homoj el plej malsamaj kulturoj kaj eniras senton de aparteno al tutmonda familio. Neniu alia lingvolernado ofertas tion. Solidareco, toleremo, komprenemo, tiuj valoroj estas transdonataj okaze de instruado de Esperanto, okaze de legado de nia abunda literaturo, ĉu originala, ĉu tradukita. Niaj renkontiĝoj kaj kongresoj ebligas rektan kontakton, konatiĝon, amikiĝon. Nia kunlaboro en niaj tutmondaj agadoj kiel ILEI, kiel la semajno de amikeco en februaro, kiel kadre de niaj fakaj asocioj edukas nin al frataj rilatoj respektoplenaj. Tio estas la plej valora flanko de la uzo de Esperanto. Oni ofte aŭdas: Esperanto, lingvo de paco. Estus bele, se tio estas vero. Tamen ni ne estas anĝeloj, ni estas simplaj homoj. Do evidente ankaŭ konfliktoj aperas foje inter ni. Sed la uzo de nia lingvo ebligas la bezonatajn klarigojn por solvi la konfliktojn. Do ek al instruado de la lingvo Esperanto kaj al uzo de ĝi!
PRI LA ORGANIZAĴO „INFANOJ ĈIRKAŬ LA MONDO” de Ronald GLOSSOP, <rglossop@mindspring.com>, Direktoro, IĈLM. 27 julio 2017, prelego dum la simpozio „Nuna stato kaj evoluo de la Instruado de E-o kiel internacia lingvo en la tuta mondo” organizita de HUFS (HANKUK-Universitato pri Fremdaj Studoj) kaj ILEI en Seulo La organizaĵo „Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo” estas fondita de Charlotte KOHRS kaj kelkaj amikinoj en San-Diego, Kalifornio, en Majo 1987. Charlotte ne nur instruis Esperanton al infanoj en San-Diego, sed ŝi ankaŭ produktis kelkajn videobendojn, elsendis duonjarajn bultenojn por infanoj, komponis kantojn por instrui Esperanton al infanoj, kaj verkis libretojn, kiuj povas servi kiel lernolibroj por infanoj. La libretoj, kiujn ŝi verkis, inkluzivas ABC EN ESPERANTO, LA BELA PLANEDO, DEK DEMANDOJ, NI PAROLU ESPERANTE KUNE, NI ESPLORU LA MONDON, DEK FABELOJ kaj FLUGU KUN PETRO. Ŝi ankaŭ komponis dek du konversaciajn kantojn por lernantoj. Ili estis eldonataj en la libreto KANTU ESPERANTE, kaj tiuj kantoj ankaŭ estis eldonitaj kiel son-kasedo IPR 17/322
— página 23 del PDF —
KANTU ESPERANTE KUN JANICO KAJ JOHANO. Dum siaj lastaj jaroj Charlotte ricevis multe da helpo pri bildoj kaj aliaj aferoj de Jim FAGHNAN. Pro sia granda laboro por Esperanto, Charlotte estis nomumita „Honora Membro” de la Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko en 1999. Tiun saman jaron Charlotte decidis pro sanproblemo, ke ŝi ne plu povus esti la Direktoro de „Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo.” Darlene EVANS en la ŝtato Iovao faris tion dum du jaroj, sed tiam ankaŭ ŝi devis rezigni pro sanproblemo. En la jaro 2001 la emerita profesoro Ronald GLOSSOP en Sankta-Luiso iĝis la Direktoro. Charlotte mortis en la jaro 2002. Ron diris: „Mi opinias, ke mia ĉefa tasko estas informi ĉiujn pri la bonaj materialoj, kiujn Charlotte kreis, kaj daŭrigi la projektojn, kiujn ŝi komencis. Nun oni devas uzi la retejon por fari tion, sed oni ankoraŭ devas uzi ordinaran poŝton por tiuj instruistoj, kiuj ne povas uzi komputilon.” Vilĉjo Mania en Chikago kreis la retejon <www.icxlm.org\>. Li ricevis de Charlotte la rajton meti ĉiujn ŝiajn verkojn en ĝin. En la jaro 2005 Vilĉjo sciigis, ke li ne plu povas fari tion. Feliĉe Enrique ELLEMBERG konsentis mastrumi kaj plibonigi nian retejon. Li tre plibonigis la retejon, por ke ĉio estu ne nur en Esperanto kaj la angla lingvo, sed ankaŭ en la hispana lingvo. Li aldonis aliajn edukajn materialojn kaj videojn kiel „Mazi en Gondolando” kaj ligojn al aliaj utilaj retejoj. Dankon al la grava helpo de Enrique Ellemberg, ĉiuj verkoj de Charlotte nun restas haveblaj en la retejo <www.icxlm.org\>. Enrique verkis mallongan artikolon pri la retejo de IĈLM, kiu aperis en la INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO, 2008/1, paĝoj 30-31. Oni ankaŭ povas trovi la diversajn verkojn de Charlotte en la retejo <www.edukado.net\>. La ideo de Charlotte, ke oni devus instrui Esperanton al infanoj, certe ne estis nova. Efektive en decembro 1920, dum la unua kunveno de la Asembleo de la Ligo de Nacioj, Lord Robert CECIL, la delegito de SudAfriko al la Ligo de Nacioj, proponis rezolucion, ke ĉiuj landoj devus aranĝi la instruadon de Esperanto al ĉiuj infanoj en la tuta mondo, por ke en la estonteco ĉiuj homoj en la mondo per ĝi povu komuniki kun ĉiuj aliuloj. [Peter G. Forster, THE ESPERANTO MOVEMENT (The Hague: Mouton, 1982, p. 172.)] Bedaŭrinde, tiu rezolucio ne estis adoptita pro la opozicio de la registaro de Francio. Unu argumento, kiun la francoj uzis, estis ke jam ekzistas monda lingvo, la franca, do infanoj devus lerni ĝin anstataŭ Esperanton. Bedaŭrinde, kelkaj angleparolantoj kaj iliaj registaroj nun volus uzi similan argumenton pri la angla lingvo. Tiuj ne konsideras la fakton, ke infanoj povas multe pli rapide kaj facile lerni la lingvon Esperanto, speciale kreitan por tiu celo. IPR 17/323
— página 24 del PDF —
Ekzistas unu parto de la mondo, kie multaj infanoj kaj gejunuloj nun lernas Esperanton, sed bedaŭrinde ne povas uzi komputilojn por fari tion. Mi parolas pri la sub-sahara parto de Afriko – Benino, Burundo, Ruando, Ugando, Kenjo, Togolando, Malavio, Demokrata Respubliko Kongo. En tiaj landoj estas multaj orfoj pro militoj, aidoso, malario kaj aliaj malsanoj. Kelkaj esperantistoj kreis lernejojn por tiuj orfoj. Ili volas instrui Esperanton al la orfoj, ĉar ĝi estas lingvo, kie la parola formo kaj la skribita formo de la lingvo tute kongruas, kaj kie la lingvo mem estas tute logika lingvo. Alia grava faktoro estas, ke tiuj infanoj en Afriko uzas diversajn afrikajn lingvojn. Ankaŭ por ili eĉ ekzistas diversaj eŭropaj lingvoj uzataj tie kiel la angla, la franca kaj la portugala. Tial Esperanto estas tre utila lingvo por tiuj infanoj kaj gejunuloj. Kion tiuj geinstruistoj bezonas? En tiu parto de la mondo, la gelernantoj ne povos uzi komputilojn. Ili bezonas librojn, skribilojn, paperon, seĝojn, monon, kaj eĉ dentobrosojn. La organizo „Infanoj ĉirkaŭ la mondo” provizas per tiuj kaj eĉ kelkaj aliaj aferoj kiel pilkoj kaj uniformoj por futbala teamo. Plejparte oni uzas la libretojn, kiujn Charlotte verkis. Alia tre utila libreto por ili estas POŜAMIKO, verkita de Beatrice ALLÉE kaj Katalin KOVÁTS. Tamen estas unu nova aĵo, kiun Ron GLOSSOP kiel Direktoro kreis. Kiam li havis ŝancon instrui Esperanton al infanoj en Ĉinio, li eltrovis, ke bona ilo por helpi fari tion estas uzi simplan popularan kanton kiel „Ruĝa Pomo”. La infanoj povas kanti ĝin kune denove kaj denove. Poste ili povas dialogi pri la kanto. Ekzemple, „Pri kio estas la dua strofo?” kaj „Laŭ la kanto kiukolora estas tablo?” En ŝia libreto KANTU ESPERANTE, Charlotte havis nur tri strofojn de tiu kanto, nome, la tri strofojn jam verkitajn de la norvega Jan ROMMESMO pri ruĝa pomo, nigra kato kaj blua tablo. Kial nur tri strofoj pri nur tri koloroj? Ron decidis verki novajn strofojn pri aliaj koloroj, kaj li ekuzis la novan titolon „Kanto de la Koloroj.” Li eldonis novan lamenigitan libreton kun dek tri strofoj kaj belaj bildoj, desegnitaj de Mar CARDENAS. Ĝi videblas en la retejo. Nun IĈLM ankaŭ vendas instrumaterialojn, kaj oni sendas ilin senpage al instruantoj de Esperanto tra la tuta mondo, aparte al pli malriĉaj landoj, kiuj ne povas aĉeti ilin aŭ facile akiri la informon de nia retejo. La „Kanto de la Koloroj” havas dek tri strofojn, sed ili estas en logika ordo por helpi memori ĝian ordon. La unuaj kvar strofoj estas pri la kvar ĉefaj koloroj en ĉielarka ordo: ruĝa pomo (frukto), flava rozo (floro), verda cedro (arbo) kaj blua jupo (vesto). La postaj kvar strofoj estas por la neŭtralaj koloroj: nigra kato (besto), blanka mevo (birdo), bruna tablo (meblo) kaj IPR 17/324
— página 25 del PDF —
griza salmo (fiŝo). Poste estas du popularaj koloroj: oranĝa pilko (ludilo) kaj purpura aŭto (veturilo). La dek-unua kaj dek-dua strofoj estas por la metalaj koloroj: arĝenta forko (manĝilo) kaj ora ringo (ornamo). La lasta strofo ne estas pri alia koloro. Ĝi estas la grava infana himno por esperantistoj verkita de Charlotte KOHRS mem: „Sur la Tero, bela Tero, Loĝas ni, kantas ni, Kune sur la Tero, Monda familio, famili’, famili’.” Kontribuojn por helpi IĈLM fari sian laboron oni povas doni al la „Fonduso por Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo” ĉe Esperanto-USA, 1500 Park Avenue, #134, Emeryville CA 94608. Dankon pro via helpo.
Lerni pri la historio, en kiu hejmas niaj vizitatoj de Probal DASGUPTA (Barato) Prezento farita en Seulo okaze de la UK 2017 kadre de la Tago de la Lernado, en rilato kun la temo „Edukado al respektoplena turismo”. Prezento: Kiam ni turismas, ni vizitas ne nur hotelon, aŭ ne nur gastigantan personon / familion, sed la tutan komunumon loĝantan en la urbo, en kiu ni zumas. La vidindaĵojn ni certe ne preteratentu; sed ni vizitas homojn enplektitajn en historio, kiun ili disvolvas pluen. Kion signifas la ideo, konatiĝi kun ili ene de tiu historia hejmo? Ĉu simple legi, dum ni pretiĝas por la vizito, bazan skizon de la politikaj eventoj, kiuj muldis la nunajn landlimojn? Nur por demandi nin • Mia celo estas pensigi, ja ne trudi opiniojn. Tial mi prezentos hodiaŭ ĉefe demandojn. La respondoj devos esti viaj. Temas pri viaj vivoj, via turismado, kion vi volas fari pri tiu grava parto de via persona tempo. • Ĉu la turismado estas iaspeca malo de serioza laboro? Multaj uzas la vortojn ‘turistoj’ kaj ‘turismi’ kiel insultilojn. Instruistoj foje diras al siaj kursanoj “Vi ne venis por serioze kursi. Vi nur turistas. Kial do vi entute aliĝis al la kurso?” Ĉu vi konsentas kun tiu sinteno? IPR 17/325
— página 26 del PDF —
Kiun do vi vizitas? • Kiam vi turismas, vi vizitas ne nur hotelon, ĉu? Eble iun gastigantan personon / familion? Tamen, vi zumas tra la loko, ĉu ne, fotante la vidindaĵojn – tio ja signifas, ke la lokon vi vizitas. Kion do la loko atendu de vi? Atenton, fotadon, jes ja. Sed ĉu pli ol tion? • Mi ne manovras, mi ne manipulas viajn sentojn. Mi vere starigas al vi demandon, kaj petas ĉiun el vi mem decidi, precize kian atenton vi, individue, volas dediĉi al la loko vizitata de vi. Eble post la pripensado iuj inter vi konkludos, ke vi vizitas homojn, kaj ke jen la atuto de la esperantista turismo. Aliaj konkludos alie. Supozu, ke homoj vizitas homojn; sed kie? • La vidindaĵojn vi certe ne preteratentos, ankaŭ se turismas homoj ĉe homoj; oni vizitas do homojn enplektitajn en geografio markanta la historion. Ni iom haltu tie. Kio por vi estas la historio? • Ofte la vorto ‘historio’ signifas nur la pasintecon. Viaj referenciloj certe sendas vin al diversaj malnovaj momentoj, kiam etno A, ekzemple, venkis etnon B, konkeris landon B, longe okupis ĝin. Tial paroliĝas ankaŭ lingvo A en lando B. Imperioj. Kolonioj. Cikatroj, kiuj ne foriris, kiuj ankoraŭ hodiaŭ venenas la rilatojn inter etno A kaj etno B. – Studu ĉion tion! Kion, tamen pri la estonteco estiĝanta? • Vizitanto volanta kleriĝi pri la vizitota lando certe pretigos sin per tia studado de ĝia pasinteco. Tamen, ĉu nur tion signifu la ideo, ke homoj renkontas homojn en ties historia hejmo? Homoj ankaŭ faras, kreas, forĝas sian veran historion, ĉu ne? • Kio por vi estas la historia estiĝo de estonteco? Eble vi vizitos landon, kiu drame fasonas al si novan historion, ekz Tunizion tuj post revolucio, aŭ Nepalon post adopto de konstitucio. Tie la lokanoj devigos eĉ aliajn turistojn atenti la dramon. Ĉu vin, esperantiston, iu bezonas devigi? Ĉu vi ne mem volas? Konkretigi la demandon: Darĝilingo • Ĉu vi aŭdis pri Edmund Hillary kaj pri Tenzing Norgay? • Mi, dekjara, vizitis en 1963 la turismajn vidindaĵojn en la urbo Darĝilingo en la norda parto de mia gubernio, Okcidenta Bengallando. Permesu, ke mi rapide klarigu pri Bangladeŝo… • Tie mi vizitis la instituton pri montogrimpado. Staris tie Tenzing Norgay. Mi manpremis kun tiu fama grimpisto. Gravas 1953!
IPR 17/326
— página 27 del PDF —
40 jarojn poste, mia filo, 13-jara, vizitis kun siaj gepatroj la saman Darĝilingon; Tenzing Norgay jam ne vivis. Everesto, aŭ Ĉomolungma, ne plu estis reliefa aktualaĵo. Kion li vidis? Kion ne? Eduko por malsamterenanoj; memstareco • Kiel vi rilatas al movadoj por memstareco? Kiamaniere tio rilatas al la eduko konforma al lokaj bezonoj kaj ankrita en la gepatra lingvo? Ĉu nur memstara gubernio aŭ regno povas atingi socian memstarecon? • Certe la ĉiĉeronoj, ankaŭ tiuj kiuj parolas Esperanton kun vi, havas proprajn vidpunktojn pri ĉio ĉi. Foje ili diverĝas inter si. Mi foje aŭdis kverelon inter francoj kaj germanoj pri la unua mondmilito! Kiel vi reagus? Se vi volas pacon, atentu malkonsentojn: • Eble vi nur rimarkis, ke la saman monton iuj nomas Everesto, aliaj Chomolungma. Eĉ tiu punkto gravas. Se vi forprenis nur tion el la prelego, tio jam sufiĉas. Bonvolu ne ĉesi pensi pri la demandoj! • GRANDAN DANKON! •
Freinet-pedagogio – Parto I La teorio de la praktiko Aŭ: kial preferindus malpli da teorio de Mónika MOLNÁR (Svislando/Hungario) Pedagogio, edukado, lernejo, lernejaj sistemoj kun siaj avantaĝoj kaj/aŭ la maloj… Jen temoj, kiuj estis, estas kaj restos ĉiam aktualaj en la homa socio. Foj-foje ni aŭdas pri ĝojigaj eventoj, rezultoj koncerne la lernejan sistemon, instruadon, sed sincere dirite estas multe pli da kritikoj, kiuj saltas al niaj okuloj legante ĵurnalojn, rigardante televidajn, interretajn raportojn. La temo estas tre serioza, ja temas pri la preparo de la futura generacio, kiu baldaŭ prenos nian lokon. Kiajn posteulojn ni ŝatus havi post ni? Ĉu senpripensajn obeemulojn? Ĉu furiozajn ĉion-kontraŭulojn? Ĉu programitajn robotojn? Ĉu malordajn revulojn? Ĉu senentuziasmulojn, kiuj eĉ se komencos ion, eble neniam finos ĝin? Aŭ ĉu konsciencajn, toleremajn kunlaborantojn, kiuj respektas la aliajn kaj sian ĉirkaŭaĵon? IPR 17/327
— página 28 del PDF —
La temo estas serioza, multfaceta kaj kompleksa, ĉar multaj diversaj faktoroj devas esti konsiderataj kaj bone elektitaj por ke la “maŝino” enorde kaj sencohave funkciu. La temo estas serioza, tamen per du ŝercoj mi ŝatus altiri la atenton al du neneglektendaj danĝeroj (inter multaj aliaj) de la lerneja laboro. Verŝajne la ilustraĵoj kaj la humuraĵoj estas konataj de multaj homoj, tamen valoras repripensi ilin: Unu grava problemo estas la amaso da lernendaĵoj. Ĉiujare estas pli kaj pli da materialo, kiun la gelernantoj devus enkapigi kaj redoni, reprodukti dum kontroloj, ekzamenoj. Ĉiuj fakuloj konsideras sian fakon tre grava (se ne la plej grava), do neniu volas redukti la kvanton de sia lernenda materialo, ĉiuj preferas nur aldonadi la novaĵojn, kiuj tute nature aldoniĝas de jardekoj al jardekoj je ĉiu kampo. Tamen, ĉu iu pensas foje pri la kompatindaj gelernantoj? Iliaj infanaj kapetoj ne grandiĝas kun la kreskanta lernenda materialo! Alia, same neneglektenda aspekto estas, ke oni volas de ĉiuj individuoj la samon je la sama nivelo. La dua bildo resumas la edukan sistemon de multaj landoj, lokoj. Kvankam ankaŭ Einstein klare kaj simple deklaris: „Ĉiuj estas geniuloj. Sed se vi volas pritaksi fiŝon laŭ ĝiaj arbo-grimpaj kapabloj, ĝi pasigos sian tutan vivon kredante sin stultulo, senkapablulo.” Ĉu vere tio estas justeco? Espereble ne! Ĉu vere ĉiuj estas geniuloj? Jes, absolute jes! Ĉiuj estas genie kompetentaj je iu tereno. La tasko de la lernejo devus esti akompani la infanojn al la malkovro de siaj geniecoj, trovi en kio ili havas la plej bonajn kompetentecojn. Estos tiuj, kiuj estos la plej bonaj arbogrimpantoj, sed ne ĉiuj. Ĉu tio signifas, ke la aliaj ne estas geniuloj? Ne! Tio signifas simple nur tion, ke ili estas geniuloj je alia tereno kaj ni helpu ilin trovi ĝin. IPR 17/328
— página 29 del PDF —
La sekva demando estas: se la situacio estas tia, kia prezentita sur la desegno (kaj tro multloke bedaŭrinde ĝi ja estas tia), kion oni povus fari por ŝanĝi la lerno-procedon, por plibonigi la kondiĉojn de la gelernantoj, por atingi, ke la scio-akiro estu vola, volonta kaj ne deviga afero, ke la lernitaĵoj havu sencon kaj servu efektive tiujn, kiuj perlaboris ilin. Ĉu oni devus aldoni plusajn horojn por ke ĉiuj „lernu pli efike lerni”? Tio povus ŝajni bona ideo, sed… Atenton! Tio estus tuj falo en ambaŭ kaptilojn samtempe pro „plusaj horoj” kaj pro „ĉiuj”. Kiel eviti ilin? Kion oni povas elpensi por la problemo sen pligravigi la situacion? Ĉu oni vere devas ĉiam elpensi ion novan aŭ simple preni iun ekzemplon, kiu funkcias (jes ja, ili ekzistas!) kaj unue analizi, kompari, kompreni la kialojn, due vidi kiel ili aplikeblas surloke. Tre gravas ankaŭ tiu dua aspekto, ja kiel ne estas du samaj infanoj, tiel ne estas du samaj lernejoj, nek du samaj instruistoj, nek du samaj kondiĉoj ktp. Dum la homa historio ekzistis pluraj ekzemplodonaj, sekvindaj pedagogoj, kiuj alportis ion al la civilizacio, sed pri kiuj oni pli-malpli forgesis en la granda serĉado de novaj nocioj, novaj metodoj. Unu el ili estis Célestin FREINET [‘selestn frene’].
IPR 17/329
— página 30 del PDF —
Célestin FREINET estis franca pedagogo, kiu vivis inter 1896-1966. Li kreis sian pedagogion ne ĉar ne ekzistis alia, sed ĉar li troviĝis en specialaj kondiĉoj. Li eĉ ne tute finis siajn instruistajn studojn, kiam li (kiel ĉiuj aliaj viroj tiutempe) devis iri militservi en la unuan mondmiliton. Tie li sufiĉe frue militvundiĝis kaj devis ĉesigi la soldatecon. Li havis problemojn pri la pulmoj, do ne kapablis paroli longe. Tuj klaris, ke malgraŭ lia profesia formado, la tradicia instruista laboro tute simple fizike ne eblis por li. Pro la fakto, ke ĉiuj laborkapablaj instruistoj estis en la batalkampoj, li tamen alteriĝis en iu vilaĝeta lernejo. Eĉ se li ne vere kapablis instrui tradicie, oni diris al li: faru kion vi povas. Do, li estis libera kaj li uzis tiun liberecon unue por simple observi la infanojn. Observante ilin, li vidis, ke en la klasĉambro preskaŭ ĉiuj estis pasivaj, havis sufiĉe tristan mienon. Tute male dum la paŭzo! En la korto la infanoj aktiviĝis, la mienoj lumiĝis kaj ĉiuj bone amuziĝis. Tamen, bona observanto vidis tie pli ol simplan amuziĝon, ĉar la infanoj iu-maniere konstante laboris. Ili konstruis ponton, fortikaĵojn, ili observis ion. Ili ludis rolludon, ili organiziĝis inter si, distribuis diversajn „metiojn” sen nepre nomi ilin tiel. La infanoj nature kaj tre volonte laboris. Freinet volis atingi, ke tiu entuziasma, libervola ardo por la laboro eniru ankaŭ la klasĉambron. Li volis tute simple redoni la plezuron de la laboro, doni sencon al la scioj per konkretaj aktivaĵoj. Li volis permesi al la infanoj ankaŭ tion, ke ĉiu povu antaŭeniri laŭ sia propra ritmo, ĉar tute nature estas iuj, kiuj lernas pli rapide, kaj tiuj, kiuj malpli rapide, sed finfine ĉiuj progresas. Li volis, ke ili povu eluzi situaciojn, ke ili povu lerni el veraj, realaj, vivproksimaj problemoj kaj ke ili ne estu nur pasivaj figuroj en la kadroj de dividitaj lernmaterialoj, kie estas 45 minutoj da matematiko, 45 minutoj da historio ktp. Li volis eviti la alvenon al situacio, kie ekster la lecionoj preskaŭ neniu okupiĝas pri la tie lernitaj scioj. Freinet diris, ke tio ne estas vivproksima, la vivo ne estas ja tia. La scioj ne estas disigeblaj, ili kunplektiĝante prezentas nian vivon kaj oni devas elturniĝi en tiu vera vivo. Jen al kio la lernejo devus prepari la ontajn civitanojn. Li volis, ke la gelernantoj estu aktivaj aktoroj de siaj lernadoj. Li volis ankaŭ tion, ke la gelernantoj lernu klare esprimi sin kaj kapablu ankaŭ aŭskulti la aliajn, ke ili kapablu partopreni debatojn jam eĉ junaĝe. Li volis evoluigi la aŭtonomion kaj la respondecon de la infanoj, do li elpensis IPR 17/330
— página 31 del PDF —
materialon, kiun li mem produktis, kie la gelernantoj havas ne nur la taskojn, sed ankaŭ la solvojn. Kelkaj povus tuj pensi, ke tio ne utilas, ja la gelernantoj rigardos la solvojn kaj la tasko estas jam farita. Fakte antaŭe bezonatas iu prepara edukado por ke la infanoj komprenu, ke jes, ili povas kopii la solvojn, sed per tio ili lernas nenion, kaj Freinet atingis tion. Kompreneble li ne mem inventis ĉiujn erojn de sia pedagogio, li uzis ankaŭ metodojn kaj alirojn de aliaj pedagogoj, kiuj agis antaŭ li, kiuj havis, subtenis la samajn valorojn, pri kiuj ankaŭ li pensis, ke ili bonas por la infanoj. Jam Konfuceo deklaris tiujn bazojn, kiujn Freinet efektive uzis en la praktiko dirante sian faman frazon: “Mi aŭdas kaj mi forgesas. – Mi vidas kaj mi rememoras. – Mi faras kaj mi komprenas”. Tamen, kiel li ligiĝas al Esperanto? Ĉu li ligiĝas al Esperanto? Multaj nunaj praktikantoj de lia pedagogio forgesas aŭ eĉ ne scias pri tio, tamen jes, li uzis Esperanton en sia klaso. Li ekvidis en Esperanto plurajn eblojn kaj jam en tiu epoko korespondigis siajn gelernantojn kun aliaj infanoj kaj per tio li malkovrigis al ili la mondon. Inter la ĉefaj celoj de Freinet estis ankaŭ la transdono de toleremo, respekto, demokratio, kunlaboro. Li volis, ke la infanoj rimarku, kiumaniere kun alilandaj aŭ aliregionaj infanoj ili estas samtempe similaj kaj tamen tute diversaj. Lia pedagogio estas orminejo por tiuj, kiuj kapablas kompreni kaj apliki ĝin.
BEZONATAS KREA ADAPTIĜEMO Letero de Luiza CAROL el Israelo En Israelo mankas kursoj pri Esperanto, ĉar mankas intereso por tiaj kursoj. Malgraŭ tio, mi ne estas pesimisma; mi simple konstatas, ke la junularo preferas senpagan memlernadon pere de komputilo aŭ poŝtelefono. La gejunuloj lernas kiam ili havas tempon aŭ emon (ekzemple en trajnoj, en bushaltejoj ktp), ĉiu laŭ sia propra ritmo, la gejunuloj interbabiladas pere de retpaĝoj, retforumoj ktp, kaj ne plu sentas la bezonon viziti movadajn klubojn. Ili diras, ke lokajn prelegojn kaj filmojn oni povas spekti en la denaska lingvo; fremdajn prelegojn, filmojn, koncertojn ktp oni povas spekti senpage per komputilo en Esperanto aŭ aliaj lingvoj; esperantistajn geamikojn oni povas trovi per poŝtelefono sen la helpo de Pasporta Servo… Tion ili diras, kaj ŝajnas ke ni devus adapti nin al la nunaj cirkonstancoj. Mi mem lernis Esperanton pere de „lernu.net” antaŭ 12 jaroj, do mi ne lernis en tradicia klaso, ĉar memlernado per komputilo ŝajnis al mi pli konvena. IPR 17/331
— página 32 del PDF —
La eta Norda Grupo de esperantistoj, al kiu mi apartenas, ŝrumpas ĉiujare. Antaŭ kelkaj monatoj forpasis la verkisto Aleks KERBEL. Li estis tre bona amiko mia kaj mankas al mi persone kaj mankas al la Norda Grupo kaj al la tuta ELI (Esperanto-Ligo en Israelo). Ekde lia forpaso, ni restis nur 3 aŭ 4 maljunuloj, kiuj fidele renkontiĝas monatfine, ofte akompanataj de juna usona studento (kiam tiu ne ferias hejme kaj ne estas okupita pro ekzamenoj). Sed post 2 jaroj la junulo finos la lernadon en la Teknika Instituto de Ĥajfo, do li revenos hejmen. Li lernis Esperanton tre bone, pere de Duolingo. Kiam li foriros, mi verŝajne fariĝos la plej „juna” ano de la Norda Grupo (mi estas 70-jaraĝa). Do vi povas imagi la estontecon de tiu grupo… Sed Aleks KERBEL, antaŭ ol forlasi nin, zorgis, ke oni enmetu liajn verkojn en la paĝaron <verkoj.com>. Li iniciatis tiun paĝaron, kiun Amir NAOR realigis kaj nun prizorgas kaj konstante evoluigas. Aleks lasis al ni multajn trezorojn, kiujn oni povas elŝuti senpage el tiu paĝaro. Indus ke ni rekomendu ĉi tie lian manlibron por memlernado „Esperanto per 501 vortoj”. Laŭ mi, indus ke ni priparolu serioze la nunan situacion, t.e. la tendencojn anstataŭigi tradiciajn klasojn per senpagaj inter-retaj kursoj kaj anstataŭigi tradiciajn klubajn renkontiĝojn per virtualaj (inter-retaj) kontaktoj. Laŭ onidiroj, tiuj fenomenoj aperas ankaŭ en aliaj landoj. Mi opinias, ke la nunaj cirkonstancoj ne devus tristigi nin; ili simple devus pensigi nin kaj instigi nian krean adaptiĝemon.
Dialogo inter Luiza CAROL kaj Mirejo GROSJEAN – kvara parto
DEK JAROJ EN ESPERANTO-LANDO En 2015 Luiza verkis eseon, rande de kiu Mirejo komentas aŭ faras demandojn, kiujn Luiza respondas. La unuaj partoj aperis en IPR 2016/ 2, IPR 2016/4 kaj IPR 2017/2 KIEL MI KONATIĜIS KUN LA ORIGINALA LITERATURO EN ESPERANTO La malkovro de ĝia ekzisto perpleksigis min en 2005. Precipe por esplori ĝin, mi decidis tiam dediĉi la necesan tempon kaj energion lernante Esperanton. Mi rememoras, ke mi havis ankaŭ iom da intereso koncerne la funkciadon de la lingvo mem, sed tiu ĉi supraĵa scivolo preskaŭ elĉerpiĝis post nur kelkaj semajnoj de lernado. Plibonigi la mondon pere de lingvo en 2005… ŝajnis al mi nenio pli ol kortuŝa naiveco. Malgraŭ tio, miaj unuaj kontaktoj kun la uzantoj de Esperanto vekis mian intereson pri la Movado IPR 17/332
— página 33 del PDF —
kaj samtempe plifortigis mian intereson pri la kulturo de tiu komunumo. Mi iel enmergiĝis en la komunumon kaj ĝian kulturon samtempe. En la sekvaj alineoj, mi rakontos pri la maniero laŭ kiu mi konatiĝis kun la originala literaturo de Esperanto. Miaj spertoj povos ŝajni tro personaj. Sed mi opinias, ke „tipaj spertoj” pri Esperanta literaturo… simple ne ekzistas. Ĉar legado de originala Esperanta literaturo ne estas deviga en ajna lernejo, la esperantistoj legas plej ofte laŭhazarde aŭ laŭ la rekomendoj de geamikoj, kiuj mem elektis siajn legaĵojn pli-malpli laŭhazarde. Mi ne kritikas tion. Multaj homoj inklinas malŝati dum sia tuta vivo ion ajn kion oni altrudis al ili dum la infaneco… Do iuflanke eble estas bone, ke fronte al la Esperanta literaturo oni sentas sin tute libera elekti. Sed tia hazarda legado havas ankaŭ malbonajn flankojn. I.a. oni povas seniluziiĝi post la legado de 2-3 libroj kaj perdi definitive la intereson pri tiu grava kultura fenomeno… Miaj unuaj kontaktoj kun la originala literaturo de Esperanto okazis per interreto, dum la unuaj semajnoj de lernado. En la komenco, la programo „lernu!” proponis al mi legi po unu proverbon ĉiutage, poste ankaŭ po unu ŝercon ĉiutage. Iom post iom mi pliigis la nombron de proverboj kaj ŝercoj, kiujn mi legis ĉiutage. Mi konsideras la proverbaron de ZAMENHOF valora originala literaturo, ĉar ne temas pri nuraj tradukoj, sed pri artecaj adaptoj. Koncerne ŝercojn, mi konsideras folklora literaturo ajnan kolekton de ŝercoj en ajna lingvo. Tiuj facilaj legaĵoj donis al mi ekde komence la fortan senton, ke la Esperanta literaturo tute ne estas „senradika”, sed „plur-radika”. Tuj post kiam mi finis la kurseton „Bildoj kaj demandoj”, mi komencis legi la novelaron „Vere kaj fantazie” de Claude PIRON. (Oni povas konsideri ĝin moderna „plur-folklora” rakontaro.) Ĝi estas inkluzivita en la bibliotekon de la programo „lernu!”, do mi povis legi ĝin aŭskultante la koncernajn sondosierojn kaj uzante laŭbezone la traduksistemon de „lernu!”. Intertempe, miaj novaj geamikoj donacis aŭ pruntedonis al mi amason da revuoj kaj libroj, por kuraĝigi min pri legado. Inter la printempo de 2006 kaj la printempo de 2007, mi faris per interreto la internacian kurson de Boris KOLKER, laŭ lia libro „Vojaĝo en Esperanto-lando”. Ĝi estis por mi bonega sperto, kiun mi tutkore rekomendas al aliuloj. Pere de tiu kurso mi komencis orientiĝi en la buntaj direktoj de la Esperanta kulturo. Post la fino de la kurso mem, mi trastudis atente la indekson de nomoj, kiun la aŭtoro aldonis al sia libro. Mi trovis en tiu laŭalfabeta indekso ne malpli ol 88 nomojn de aŭtoroj pri originala literaturo en Esperanto. Mi faris apartan liston pri tiuj aŭtoroj kaj dum la sekvaj 7 jaroj organizis miajn legaĵojn precipe laŭ tiu listo (kvankam kompreneble, mi esploris ankaŭ ekster tiu listo iomete). De kelkaj aŭtoroj mi legis nur kelkajn paĝojn, de aliaj eĉ 5-6 librojn, laŭ cirkonstancoj. IPR 17/333
— página 34 del PDF —
Iom post iom, la listo de 88 aŭtoroj aliformiĝis en memorhelpilon pri la originalaj Esperantaj beletraĵoj, kiujn mi legis. La laŭalfabeta aranĝo de tiu listo ne plu kontentigis min. Ankaŭ kronologia aranĝo laŭ la naskiĝjaroj de la aŭtoroj ne kontentigis min. Mi elpensis kronologian aranĝon komenciĝantan per la jaro 1887 kaj daŭrantan laŭ la esperantistiĝ-jaro de ĉiu aŭtoro. En la finan version, mi enmetis inter krampojn ankaŭ la jarojn de naskiĝoj (kaj eventuale de forpasoj), tiel ke oni povu sekvi kaj la „ondojn de Esperanto” kaj tiujn de la generacioj, por havi kiel eble pli akuratan spegulon de la evoluo de tiu fascina kaj unika kultura fenomeno. Ekde la fino de 2012, mi komencis pensi, ke tiu ĉi verketo povus utili ankaŭ al aliaj personoj, kiuj preparas sin esplori la Esperantan literaturon. Tial mi klopodis forviŝi el ĝi kelkajn tro personajn komentojn kaj aldoni pli da neŭtralaj informoj. Nun mi havas komentitan legoliston, kiu ampleksas 60 paĝojn A4 (kune kun fotoportretoj). Mi pretas disponigi ĝin por „lernu!” aŭ „edukado.net” aŭ alia paĝaro, laŭpete. Mirejo: Kara Luiza! Vi faris elstaran laboron, kiu nepre utilus por aliaj personoj, kiuj volos eniri iom post iom en niajn trezorojn! Mi petas vin sendi al mi vian liston; ni volonte aperigos ĝin en nia paĝaro www.ilei.info.
Se IPR 2016/3 kaj 2016/4 ne atingis vin, se vi nepre volas posedi la plenan kolekton de nia organo Internacia Pedagogia Revuo, bv skribi al jena adreso por peti la mankantajn revuojn: ilei.oficejo@googlemail.com Bv klare skribi vian poŝtadreson kompletan. Ni sendos al vi la mankantajn revuojn. Kun pardonpeto pro la paneo de 2016. Mireille GROSJEAN, prez. de ILEI
El la landoj kaj sekcioj… Ĉinio La libro La danĝera lingvo de Ulrich LINS interesis multajn legantojn, tamen eŭropaj esperantistoj mem komencas endanĝerigi Esperanton. Pli kaj pli da nekompreneblaj vortoj, kreitaj de eŭropanoj, kaj aperintaj en la revuoj IPR 17/334
— página 35 del PDF —
Esperanto kaj Kontakto, forte malfaciligas la Internacian lingvon. Eĉ la rubriko en la oficiala organo de TEJO estas vortumita per nekomprenebla vorto „Kontatek”. Esperanto malfacila por azianoj finfine perdus avantaĝon allogi la novan generacion, se ĝi daŭre estus endanĝerigita. HUANG Yinbao „Trezoro”, Ĉinio La Ondo de Esperanto, 2017-02-14 Diferencaj lingvoj kun samsento La Dua Festivalo de Internaciaj lingvoj en Dongfang Elementa Lernejo Dongfang Elementa Lernejo (Orienta bazlernejo), kiu rilatas al Esperanta instruado kaj ĝemelaj lernejoj kun japana lernejo per Esperanto, situas en la ĉina urbo Changzhou inter la urbegoj Shanghai kaj Nanjing. La Esperanta fako enkondukiĝis en la lernejon antaŭ 30 jaroj, kaj ekde tiam daŭras. Nun la fako jam fariĝas deviga kurso, kio signifas, ke ĉiuj lernantoj ekde la tria klaso devas lerni Esperanton kaj en la lernejo troviĝas Esperanta societo. Ĉijare la lernejo havas projekton aŭspiciitan de la loka magistrato, kiu estas la studado de internacia kompreniĝo, por divastigo de ĉina tradicia kulturo, respekto de diversnaciaj kulturoj kaj diferencoj, konigo de internaciaj memorindaj datoj kaj lokaj kondiĉoj kaj moroj en la tuta mondo. Dum majo ĉi-jare la lernejo okazigis la duan festivalon de Internaciaj Lingvoj kun la temo Diferencaj Lingvoj kun Samsento. La komencon de majo la estrino sino Liu Lixia de la lernejo disdonis petleteron al amikoj, esperantistoj kaj konatoj de fremdlandoj kaj enlando por kolekti gratulmesaĝojn, bildojn, fotojn, filmetojn, sondosierojn de fremdlingvoj kaj dialektoj esprimantajn saluton, pacon, amikecon kaj amon. La lernejo honore ricevis multajn respondojn por subteni la festivalon, notinde el Baotalu Elementa Lernejo en ĉina urbo Zhenjiang, Baiyangshujie Elementa Lernejo en la ĉina urbo Taiyuan, Yongtai Elementa Lernejo en la ĉefurbo Beijing, Yosumi Elementa Lernejo en la urbo Takatuki de Japanio, de Józef Gąsiorowski pri grupeto de polinoj en la popolaj vestaĵoj el la regiono de ŁOWICZ (ŭovjiĉ) de Pollando, s-ino Katalin Kováts, gvidintino de la pedagogia seminario en la Esperantocentro Kvinpetalo en Francio, kaj ĉiujn nur Esperanto peras. La festivalo ankaŭ inkluzivis, ke ĉiuj lernantoj kaj instruistoj de la lernejo lernis de Brila, iu Esperanto-instruistino, dek Esperantajn frazojn kaj ekspoziciis la pentraĵojn kaj bildojn faritajn de lernantoj el ambaŭ institucioj, la lernejoj Dongfang kaj Yosumi, montrantajn pacon, amikecon kaj amon. La 1-an de junio, internacia infana tago, okazis la fermceremonio de la festivalo. Ĉiuj lernantoj, entute 740 kiuj tenis diversajn naciflagojn, ĉeestis. La lernantoj kaj instruistoj prezentis siajn programerojn kun la temo de la IPR 17/335
— página 36 del PDF —
festivalo, inkluzive <infanecon de d-ro Zamenhof>, <Esperantan kanton „Jasmena floro”> kaj <Poemdeklamon „Brilo eterne restas en la Oriento”> ktp. La festivalo akiris grandan sukceson, danke al diversaj subtenoj. La lernantoj kaj instruistoj spertis kaj ĝuis la plezuran atmosferon de la paco, amikeco kaj amo, interna ideo de E-o, kiu ĉiam restas en iliaj rememoroj kaj ĉiuj sopiras la venontan festivalon. ZHANG Changsheng
Francio Esperanto en Gimnazio „Victor Considerant” en Salins-les-Bains, http://lycee-college-considerant.fr/ De la lerneja jaro 2015-2016, du instruistoj proponas malkovri Esperanton. Tiel kelkaj gelernantoj, 2016-maje, parolis Esperanton kun usonaj vizitantoj. Tiun jaron, ni ne plu havis la samajn kondiĉojn (pro malpliiĝo de la budĝeto), do ni lanĉis projekteton por tamen paroligi pri Esperanto. Tiu projekto nomiĝas „mistera lando, mistera lingvo”. Ĝi fakte estas ludo kaj konkurso. Ĉiusemajne, dum 6 semajnoj, oni proponis sur la inform-ekranoj de la gimnazio unu novan demandon pri Esperanto: ekzemple „Kiel oni ĉiam konstruas pluralon en Esperanto?” kaj unu novan indikon por trovi „misteran landon” ( ekz: „Tiu lando uzas eŭron.”)
Partoprenis gelernantoj, lernejestro, kaj aliaj personoj, eĉ kuiristoj. Paralele, oni prezentis Esperanton al volontuloj, eĉ dum paŭzo de la kuiristoj. Oni instalis ligojn al lerniloj sur la interna-retejo kaj vortaron kaj librojn en la biblioteko. Oni samtempe preparis 2 lernantojn (15-jaraĝajn) por paroli Esperanton. Helpis al tiu projekto multe da malsamaj homoj (teknikistoj, IPR 17/336
— página 37 del PDF —
administrantoj, instruistoj, bibliotekisto, lernantoj ktp). Tio estas verŝajne unu el la plej granda sukceso. Multe da „esperontistoj” (ĉiu homo estas venonta esperantisto, ĉu ne?) pli malpli aŭdis kaj malkovris pri Esperanto. Kaj venas la ĉefpunkto… Gajnintoj de la ludo partoprenos skajp-babiladon en Esperanto kun aliaj gelernantoj el „la mistera lando”. Tio estas Slovenio. Estas la lernantoj de Peter GRBEC en elementa lernejo en Koper. Gajnintoj ricevis etajn donacojn: „Poŝlibro de Assimil: Esperanto”, vojaĝlibro pri Slovenio, kaj eĉ botelo da vino „Arbois” kun etikedo en Esperanto ktp. Ni babiladis en Esperanto per „skajpo” mardon, la 23-an de majo je la 14a horo. (vidu lycee-college-considerant.fr/nous-avons-parle-en-esperanto/.) Eĉ juna kolegino pri la angla parolis en la angla kun slovena lernanto… Kaj Peter paroletis en la hispana kun instruistino pri la hispana. Jes! Esperanto proksimigas homojn kaj lingvojn. Ankaŭ ĵurnalistoj estis invititaj ĉar la skajpbabilado estas parto de pli granda evento. La instruistoj pri lingvoj organizis plurajn agadojn kun la lerneja restoracio: Latina, germana, hispana, angla menuoj kun prezentoj fare de la gelernantoj. Tio okazas kadre de la „Semajno de la lingvoj” (el ŝtata ministerio pri edukado) kaj „Bela monato de Eŭropo” (el Eŭropa Unio kaj regiono Burgonjo-Franĉkonteo). Tiel nia evento aperas en la retaj oficialaj dokumentoj kun priskribo kaj… la vorto… ESPERANTO. Emmanuel DESBRIÈRES
Serbio REF 2017 – Aŭtenta Esperantujo La 39-a Renkontiĝo de Esperanto-familioj (REF) okazis inter la 21-a kaj 31a de julio 2017 en la infana feriumejo „Rudnik” sur la montaro Rudnik en Serbio, sub aŭspicio de ILEI. Partoprenis 16 familioj, entute 48 homoj (po 24 infanoj kaj plenkreskuloj) el 14 landoj. La varian kaj abundan programon laŭtradicie preparis kaj plenumis la REFanoj mem, sed ankaŭ gastis loka folklora dancgrupo kaj la esperantista aktoro Saŝa Pilipoviĉ kun siaj kontribuoj kaj dancigo kaj kantigo de la REF-anoj. Matena komuna kantado (repertuaro prezentita en la ĉiujare plidikiĝanta Kantaro de REF), atelieroj de diversaj manlaboroj, sportaj, lingvaj kaj kreaj ludoj ene kaj ekstere, ĉiutagaj promenoj, du tuttagaj ekskursoj, montgrimpado sur la pratempan vulkanpinton Ostrvica kun restaĵoj de mezepoka IPR 17/337
— página 38 del PDF —
fortikaĵo sur ĝi, antaŭdormaj „piĵamaj” rakontoj por etuloj kaj komuna laŭtlegado por la pli grandaj, diskutrondoj por la gepatroj, REF-biblioteko, diskoteko, filmprezentado – jen aŭtenta lingva komunumo de ne nur unuopuloj parolantaj la Internacian lingvon, sed de familioj uzantaj Esperanton kiel familian lingvon tuttage kaj por ĉiuj bezonoj, same kiel ĉiuj aliaj lingvaj komunumoj.
Kantrondo en REF Tamen ne tute same kiel la nacilingvaj komunumoj. La malsameco montriĝas, ekzemple, ĉe legado. Konsiderante la modernan trouzon de komputiloj kaj poŝtelefonoj mi demandis la gepatrojn, ĉu ili kontentas pri tio, kiom iliaj infanoj legas ordinarajn librojn. „Jes nacilingve, sed ne en Esperanto”, estis la respondo. Kvankam la infanoj vivas kun Esperanto denaske kaj flue komunikiĝas per ĝi, tamen ĉe legado ili ne sentas sin same komforte kun Esperanto kiel kun la gepatraj lingvoj, kiujn ili lernas en la lernejo kaj uzas surstrate aŭ sekvante televidan programon. Tamen bildstrioj en Esperanto ja estas legaĵo kiun ili volonte konsumas. Tio ĉi emfazas la gravecon de adekvate adaptitaj legaĵoj por infanoj kaj komencantoj, kaj nesufiĉon de tiaj legaĵoj en la Esperanta literaturo. „Ĉu Juna Amiko (JA) povas bone plenumi tiun rolon”, mi demandis kelkajn gepatrojn dum liberaj horoj (pro la abunda programo ne eblis organizi specialan diskutrondon pri ĉi tio). Fakte kelkaj el ili unuafoje renkontis ĝin en la porokaze kaj surloke kreita „REF-biblioteko” el ŝatataj libroj
IPR 17/338
— página 39 del PDF —
kunportitaj de REF-anoj mem, en kiun mi aldonis malnovajn kaj la plej novajn specimenojn de JA, IPR kaj aliaj publikaĵoj de ILEI. Unuarigarde oni konstatis pli modernan grafikan aranĝon de la novaj numeroj de JA kompare kun la malnovaj, sed restis dubo pri la celgrupo. Se ĝi celas infanojn, denaskulojn aŭ ne, tiam la tekstoj devas esti multe pli allogaj el la infana perspektivo por emigi la infanon al legado. Gepatroj de denaskuloj diras tion laŭ siaj ĉiutagaj spertoj. Kaj tio ne estas la sola temo pri kiu ILEI povus lerni de REF kaj fari iom pli por tiu specifa kaj potenciala celgrupo de Esperanta pedagogio. Radojica PETROVIĈ
Al niaj 41 sekcioj Sekcio de ILEI en iu teritorio estas ia strukturita grupo, asocio. Ĝi havu prezidanton, vic-prezidanton, sekretarion, kasiston. Plie, inter ĝiaj membroj estu sekciestro, kiu regule informas la estraron de ILEI pri la konsisto de la komitato de la sekcio, pri la membronombro, pri la pago de kotizoj. Plie, estu unu membro de la sekcio, kiu estu membro de la Komitato de ILEI, se la membraro estas sub la nombro 16. Por pli grandaj sekcioj la nombro de Komitatanoj estas du, tri, … . Pri la nombro de Komitatanoj bonvolu vidi la statuton kaj internan regularon de ILEI en ilei.info/dok/index.php?lingvo=eo La sekcio povas decidi, ke la prezidanto estu ankaŭ sekciestro. Ke la kasisto estu ankaŭ Komitatano de ILEI. Ke iu ne komitatano de la sekcio sed membro de la sekcio, estu Komitatano de ILEI. Pri tiaj aferoj la sekcio decidas, sed devas informi la estraron de ILEI. Plie pri la sekciestro la estraro de ILEI devas konsenti. Vi povis observi legante tiujn klarigojn, ke mi skribis „komitatano” por membro de la komitato de la sekcio, kaj „Komitatano” por membro de la Komitato de ILEI. En la retejo de ILEI www.ilei.info estas ĉapitro INSTANCOJ kaj tie vi povas iri al sekcioj (tie aperas la sekciestroj) kaj al Komitato (tie aperas la Komitatanoj de ILEI). Bonvolu tie kontroli la donitaĵojn pri via sekcio. Kaze de malĝustaj informoj tie bonvolu informi min per la retadreso mirejo.mireille@gmail.com. Mi finas tiun klarigan parton kun granda danko al vi pro via subteno al la Ligo. Mireille GROSJEAN, Prez de ILEI
IPR 17/339
— página 40 del PDF —
La Kongreso finiĝis – ek al la Kongreso De Busano al Madrido La ĉiujaran kulminon de sia asocia vivo ILEI atingas dum la kongreso. La jubilea 50-a kongreso, la unua sub tiu nomo post la serio de 49 konferencoj, okazinta lastjulie en Busano, estis kulmina pluraspekte: – rekorda nombro de aliĝintoj (198) kaj veraj partoprenintoj (170) kun, bedaŭrinde, ankaŭ rekorda nombro de nuligitaj aliĝoj pro vizaj problemoj kaj nestabila politika situacio ĉirkaŭ la Korea duoninsulo; – mirinde alta nivelo de la arta programo; – ĝuinde riĉa turisma programo ne nur ĉar la kongresa ĉeftemo rilatis al turismo kaj edukado; – la neforgesebla etoso de ILEI–kongresoj, kiu kreiĝas ekde la akceptejo kaj interkona frandvespero, fakte daŭras kaj plu kreskas el la pasintjara renkontiĝo. Vojmontra evento, inspira por organizantoj de la venontjara kongreso. LKK de la 51-a kongreso okazonta en Madrido, 21 – 28 julio 2018, kunvenos kun la estrarano pri kongresoj kaj laboros dum la unua semajno de septembro por definitivigi organizajn detalojn kaj startigi la aliĝadon. La kongreso en Busano disvolviĝis en la lumo de sia ĉeftemo Edukado al respektoplena turismo kaj tiu aspekto same ne mankos en la turisme alloga Madrido. Tie ankaŭ la nova kongresa temo, La kultura heredaĵo de Esperanto, trovos fekundan grundon kaj taŭgan medion por la traktado – en la hejmlando de la Iberia skolo, kie landaj kongresoj de Esperanto tradicie proponas abundan kulturan programon, en la provinco de Esperantujo kun riĉa produkto de kulturaj valoroj. Tion emfazos ankaŭ la parta koincido de la 77-a Hispana Kongreso de Esperanto (20 – 22 julio) kaj la ILEI-kongreso en la sama kongresejo, kun komuna kultura programo en la du komunaj tagoj. Tiuj kiuj aliĝos al ambaŭ kongresoj ĝuos rabatitan suman kotizon. La kongresejon disponigos la „Colegio Mayor Universitario Chaminade” (www.cmuchaminade.com/), studenta rezidejo kun lekciejoj kaj diversaj bezonaĵoj por kulturaj, klerigaj kaj sportaj programoj. Ĝi estis fondita en 1966 de grupo celanta konstrui komunumon bazitan sur la idealoj de libereco, respondeco, respekto kaj toleremo. Fine de la semajno estos organizita karavana transiro al Lisbono por UK. Kaj post la UK, la karavano de E-eventoj en Iberio povos finiĝi aŭ en Hispanio per la IJK, aŭ en alia parto de suda Eŭropo per la SAT-kongreso en Kragujevac, Serbio, 5 – 12 aŭgusto 2018, al kiu jam eblas aliĝi per: https://goo.gl/forms/WYttk15OQsn63rn03. Radojica PETROVIĈ, Estrarano pri kongresoj de ILEI IPR 17/340
— página 41 del PDF —
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Christophe Chazarein, Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Rob Moerbeek. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: M. Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Goro Kimura, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat. Estrare: Gong Xiaofeng „Arko”, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la Jarlibron de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Arina Osipova. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr, Jean-Pierre Boulet, Pascale Voldoire. kaj aliaj
IPR 17/341
— página 42 del PDF —
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE8400 Oostende. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, <moerbeekr@gmail.com>. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de aŭgusto 2017, redaktofino por la sekva numero: la 31-an de oktobro 2017.
IPR 17/342
— página 43 del PDF —
Kurso de desegnado en REF (vd. p. 37)
Parto de LKK ricevas dankon („Merci“ en la franca) de Mirejo (vd. p. 4)
IPR 17/343
— página 44 del PDF —
Fotis kaj aranĝis Liba kaj Floreal Gabalda
IPR 2017/4
— página 1 del PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 47 – trimonata
17/4 Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Tatjana Auderskaja Marc Cuffez Mireille Grosjean Henrik Hillerström Isikawa Tieko Marija Jerković Dennis Keefe Zsófia Kóródy Ilona Koutny Vicente Manzano-Arrondo Mónika Molnár Radojica Petrović Shi Xueqin
Madrido invitas al la kongresoj de HEF kaj ILEI, 20-28 julio 2018
— página 2 del PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN) ……………………………………………………….. 3 Dennis KEEFE: De banalaj bildoj al sukoplenaj silentaj filmoj[…] …………. 4 Mireille GROSJEAN: Fariĝu diplomita Esperanto-instruisto! …………………. 9 Ilona KOUTNY: 50 jaroj da interlingvistiko en universitato […] …………… 11 Mireille GROSJEAN: Ideala solvo por komplika situacio………………………. 15 Mónika MOLNÁR: Freinet-pedagogio – Parto II ………………………………… 17 Tatjana AUDERSKAJA: Ĉu estas facila nia lingvo Esperanto? ………………. 21 Vicente MANZANO-ARRONDO: La universitato povas funkcii alimaniere. 23 El la landoj kaj sekcioj (BE, CN, DE, HU, JP, HR) ……………………………. 25 Henrik HILLERSTRÖM: Pri 499 ………………………………………………………… 35 La 51-a ILEI-Kongreso en Madrido 2018 (Radojica PETROVIĈ) …………… 37 ILEI-Kongresoj en 2019 kaj 2020 – konkurso (Radojica PETROVIĈ) ……… 38 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ……………………………………………….. 41
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>. Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Rilatoj kun UNESKO kaj FIPLV. Observanto de ILEI ĉe UEA. Informado al ekstero. Ekzamenoj. Vicprez.: GONG Xiaofeng „Arko”, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. <arko.gong@qq.com>. Universitata agado. Sekretario: Emile MALANDA NIANGA. P. O. BOX 2787 Cape Town 8000, SudAfriko. <emalandan@yahoo.fr>, <ilei.sekretario@gmail.com>. Kontakto kun sekcioj. Koleghelpa Kaso. Vicsekr.: Elena NADIKOVA. ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Eo-centroj. Estrarano pri financoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Kongresoj de ILEI, rilatoj kun TEJO, retaj aferoj, „Interkulturo”. Estrarano: Ivan COLLING. Cx.P. 1701, Ag. Mal. Deodoro, Curitiba, PR. BR-80011970, Brazilo. <iecolling@yahoo.com.br>. Universitata agado.
IPR 17/42
— página 3 del PDF —
Scienca Komitato
Enkonduko
Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario, vic-prez. de UEA Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet
Saluton, karaj legantoj, Legante ĉi tiun numeron de nia organo IPR, vi povos konstati, ke ILEI agas kaj reagas al la nova situacio, ke la mondo bezonas Esperanto-instruistojn. Post la ĉefartikolo verkita de Dennis Keefe vi trovos detalan priskribon pri niaj kvin novaj agadoj, inter kiuj tri rilatas al EIT: Esperanto-instruista Trejnado. NEPRE LEGU! NEPRE ALIĜU! Ni devas esti pretaj por novaj DEFIOJ.
1
AdE – Akademio de Esperanto
Sur la titolkovrilo: Monumento al Cervanto (Miguel de Cervantes) en Madrido
Pro la altnivela kvalito de nia revuo Juna Amiko (plenkolora revuo kun kvar numeroj jare) ni klopodas konigi ĝin kaj trovis strategion por tio: niaj membroj povas fariĝi SUPERA MEMBRO kaj rivevi paperan IPR kaj paperan Juna Amiko kun RABATO! Detaloj aperas ĉe www.ilei.info. Juna Amiko estas por progresemuloj 10 ĝis 100-jaraĝaj. La temo de la artikolo de Keefe estas la uzo de silentaj filmoj en la instruado. Aŭdante pri silentaj filmoj, oni pensas pri Charlie Chaplin kompreneble. Li estis elstara artisto, aktoro kaj reĝisoro, sed ne nur. Kreante la filmon La Diktatoro en Usono en 1939, li nepre volis, ke la spektanto povu imagi tiun diktatoran katastrofon ie ajn en la mondo. Pro tio li uzis Esperanton en la scenoj de la filmo. Tion oni plej bone vidas en Chaplin’s World la muzeo pri li en Corsier sur Vevey en Svislando. Charlie Chaplin ankaŭ vizitis nin en Buenos Aires okaze de la UK. Li eĉ propagandis la libreton Poŝamiko (vd p.43). Li sukcesas esti amuza kaj serioza samtempe. Tio povas esti modelo por ni en nia instruado. Ĉu? Mireille GROSJEAN Prezidanto de ILEI
IPR 17/43
— página 4 del PDF —
De banalaj bildoj al sukoplenaj silentaj filmoj en la instruado de Esperanto Ĉoĉo (Charlie Chaplin) helpos vin lernigi Esperanton! de Dennis KEEFE, Universitato de Nanjing, Ĉinio Pri la aŭtoro: Dennis Keefe estas verkisto de la BEK-Kurso, aŭtoro de la Valencia Metodo, ideinto de Lingvaj Festivaloj, kunfondinto de Esperanto-Insulo kaj estiginto de la Universitato de Esperanto. Li parolas sep lingvojn kaj instruis Esperanton en Hispanio, Usono, Francio, Japanio, Ĉinio kaj Koreio (Liceo de Esperanto, NASK kaj Chautauqua, Grésillon, Plouezek, Oomoto, Universitato de Nankino kaj SEK Seulo Esperanto-Kulturcentro). Profesie li estis merkatikisto ĉe IBM, estro de lampo-fabriko, instruisto pri merkatiko ĉe HEC Parizo kaj la Universitato de Nankino. Krome li kreis kaj gvidis internaciajn programojn aŭ instruis la anglan lingvon kaj komunikadon ĉe la Universitato de Ilinojso, École Polytechnique en Francio kaj Johns Hopkins-Universitato en Ĉinio. Resumo: Kiam kursgvidantoj de Esperanto pensas pri la utiligado de filmoj kiel lernilo aŭ instruilo, ili ofte prikonsideras filmojn kiuj instruas la lingvon (Mazi en Gondolando, Pasporto al la Tuta Mondo), aŭ en kiuj Esperanto rolas kiel aktoro-lingvo (Angoroj, Gerda Malaperis). Tamen, en ĉi tiu artikolo, la aŭtoro argumentas por la utiligado de sensonaj, silentaj filmoj de la kino-epoko 1895 al 1930, en kiu periodo la filmoj de Charlie Chaplin elstare taŭgas kiel ĉefa filmo-materialo. Li pravigas la uzon de tiaj neparolaj filmoj per pluraj kialoj: plia efikeco por facile kompreni kaj efike paroligi gelernantojn ol en tradicia kurso-materialo; taŭgeco por ĉiunivelaj lernantoj ĉu komencantaj ĉu fluparolantaj; facila kaj senkosta antaŭpreparo de lecionoj; kaj praktika uzebleco fare de aŭ novaj aŭ spertaj instruistoj.
IPR 17/44
— página 5 del PDF —
Multe da kursgvidantoj de fremdlingvaj kursoj ŝatas uzi filmojn de tempo al tempo por helpi instrui. Tiuj filmoj varie kaj bunte apogas la instruadon kaj lernadon. Tamen preskaŭ ĉiam tiuj filmoj estas parolaj filmoj. Lingvaj instruistoj ne utiligas sensonajn, silentajn filmojn. Tamen tiaj filmoj en kiuj neniu voĉo aŭ lingvaĵo aŭdiĝas, kreataj ĉefe inter la jaroj 1895 kaj ĉirkaŭ 1930, povas doni surprize abundan materialon por lingvo-kurso, kaj eĉ novaj instruantoj de Esperanto povas sukcese utiligi ilin. Por pli bone koncepti la utiligadon de neparolaj filmoj, eblas pensi pri filmo ne kiel kina arto, sed kiel nekredeble alloga kaj efika serio de lerte kunmetitaj bildoj. Bildoj kaj multe da ili. Bildoj kiuj havas sencojn, klarajn signifojn. La kapablo mense enmeti bildon pri lingva nocio povas multe helpi al la lernanto kompreni, enkapigi kaj longdaŭre memori konkretajn konceptojn kiel pomo, ĝirafo kaj poŝtelefono, sed ankaŭ pli abstraktajn kiel supreniri, revi kaj kontroli, ekzemple. Bildoj vidigas vortojn. Ni faru etan eksperimenton: Diru al mi kiu vorto havas la sekvan signifon?: Dujara, specife odora herbo kun pivotradiko ligneca kaj blanketa ĉe la sovaĝaj formoj, karna kaj oranĝa ĉe la kultivataj formoj, kultivataj en la tuta mondo por radiko manĝata kruda aŭ kuirita (el vortaro PIV). Jes ja, kio estas tio? Tutsimple tio estas karoto! Kompreneble vi povas ege rapide lernigi tiun vorton per montro de reala karoto, kaj vi ankaŭ povas tutsimple uzi tradukadon: carrot, carotte, zanahoria, pastagana, wortel ktp (el vortaro PreVO). Sed mi volas paroli pri bildoj kaj filmoj. Karoto kaj miloj da aliaj vortoj kaj konceptoj povas esti prezentataj en la klasĉambro per diversaj metodoj: instruisto povas montri bildon de karoto, blanka-nigra aŭ kolora. Li povas montri bildon aŭ desegnaĵon aŭ pentraĵon aŭ foton de tiu karoto en la manoj de, ekzemple, infano. Li povas montri plurajn bildojn: en la unua estas la karoto en la mano de knabo; en la dua estas la sama knabo, kiu manĝas la karoton; en la lasta estas la knabo kiu preskaŭ finmanĝis la karoton ktp. Serĉi kaj trovi bildojn, kiuj estas kaj sencohavaj kaj interesaj, ne estas facila afero. En la pentraĵoj de Arcimboldo vi eble trovos vian serĉatan frukton aŭ legomon, sed vi ne trovos ilin sufiĉe klare desegnitaj por viaj pedagogiaj celoj. Ne estas facile kolekti ĝustajn bildojn speciale por montri kompleksajn ideojn kaj agojn. Se vi serĉas bildojn pri bestoj, vi trovos ilin abunde sur la interreto, sed estos malfacile al vi enmeti tiajn bildojn en koheran allogan skemon: via dazipo estos tro granda; via elefanto estos sur kamparo kun arboj; viaj birdoj ne facile harmonie kongruos kun la aliaj IPR 17/45
— página 6 del PDF —
bestoj. Via prezentado de bestoj ne estos dinamika kaj ĝi similos kolekton de mismetitaj lignopecoj de zigzaga puzlo. Tio ne koheras; tio ne interesas; tio ne allogas; tio ne memorindas. Kaj samtempe tio donos al vi ege longan preparo-laboron. Similan komenton mi povas doni pri la bildoj, kiujn mi mem desegnas por lernado. Mi prenu miajn simplajn bildojn de la BEK-Kurso, ekzemple. En la unua bildo estas lampo, estas botelo, estas taso, estas tranĉilo ktp. Kion allogan kaj memorindan mi povas diri pri tiaj bildoj? Ege, ege malmulte. Mi povas diri: Ĉu tio estas lampo? Kio estas tio? Sed mi ne povas diri multe pli ol tion. Se la bildo enhavas plurajn elementojn, samtempe, mi povas aldoni: Ĉu la lampo estas super la taso? Aŭ, kie estas la taso? Se ĝi estas kolora bildo, pluraj alispecaj demandoj eblas kiel: Ĉu la ruĝa botelo estas sur la tablo, kaj la blua botelo estas sub ĝi? Ĉiaokaze miaj propraj bildoj, se mi uzos ilin troe, ne plu efikos. Nuraj bildoj povas rapide enuigi. Sed nun, imagu tiujn samajn ofte preskaŭ sensencajn bildojn de karotoj, ĉevaloj, lampoj kaj tasoj en filmo. Nun ili povas vivi kaj allogi kaj instrui multe pli efike. Anstataŭ Tio estas lampo, vi povas imagi la sekvajn starigotajn demandojn, kiuj eblus per nur UNU SEKUNDO de filmodaŭro: Ĉu Petro malŝaltis la lampon? Ĉu li faris tion por pli bone legi? Ĉu li faris tion kaj poste enlitiĝis? Ĉu li faris tion por esti kun sia koramikino? Kiam li malŝaltis la lampon, kio okazis? Kion li faris antaŭ ol malŝalti la lampon? Ĉu Maria malŝaltis la lampon aŭ ĉu ŝi malŝaltigis ĝin? Ĉu la lampo ŝaltiĝis aŭ malŝaltiĝis? Kie estis Maria, kiam Petro malŝaltis la lampon? Kial Petro volis malŝalti la lampon? Kial li volis, ke ne estu lumo en la ĉambro? Kion Petro faris malŝaltonte la lampon? Kion li faris malŝaltinte la lampon? Ĉu la lampo malŝaltita de Petro estas dekstre aŭ maldekstre de la tablo? Ktp ktp ktp. Kaj kompreneble vi ankaŭ povas starigi ege simplajn demandojn: Ĉu tio estas lampo? En la supraj 15 ekzemploj de demandoj, kiuj eblas per nur ero de sekundo de filmorigardado, ni klare vidas, ke estas facile starigi demandojn por ĉiaj niveloj de lingvoscio. Demandoj por komencantoj: Ĉu Petro ŝaltis aŭ malŝaltis la lampon? Aŭ, Ĉu la lampo estas super Petro? Demandoj por progresantoj: Ĉu la lampo, kiun Petro malŝaltis, estas en la dormoĉambro? Aŭ, Kio okazis, kiam li malŝaltis la lampon? Demandoj por pli altnivelaj gelernantoj: Ĉu Petro, malŝaltinte la lampon, tuj enlitiĝis? Kion vi pensas, ke Petro volis fari post kiam li malŝaltis la lampon kaj enlitiĝis? Tia nivelofleksibleco ne ekzistas kun simplaj bildoj. IPR 17/46
— página 7 del PDF —
Ni klare vidas, ke granda avantaĝo de filmoj estas, ke la kursgvidanto povas uzi la saman materialon, la saman filmon por diversnivelaj gelernantoj: tiuj, kiuj ĵus komencis lerni Esperanton; tiuj, kiuj jam parolas la lingvon meznivele; kaj tiuj, kiuj havas altan nivelon de la lingvo. Aliflanke la kursgvidanto ne povas fari simile per bildoj. Bildo de elefanto estas por komencantoj; bildo de la suno estas por komencantoj. Provi uzi tiujn samajn bildojn en altnivela kaj eĉ meznivela kurso estus eraro, laŭ mi. Bildoj ne kongruas kun multnivela uzado; filmo jes ja povas facile kongrui kun diversnivelaj kursoj. Sed kiaj filmoj pleje taŭgas por efika lingvo-instruado? Se vi estas kiel mi, vi certe neniam imagis, ke la plej bonaj lingvo-lerniloj povus esti filmoj sen lingvo, sen parolado, sen vortoj. Dum miaj tridek jaroj kiel, unue, lingvoinstruisto, kaj poste kiel estro de diversspecaj lingvaj kaj internaciaj programoj, mi neniam pensis pri la pedagogia valoro de silentaj filmoj. Krome en miaj jaroj kiel avida leganto pri lingvo-instruado, lingvo-akirado, lingvo-lernado, mi aŭdis nur pri la uzado de sonaj filmoj – tiuj post la jaro 1930 – kaj neniam aŭdis pri la uzado de silentaj filmoj – tiuj ĉefe inter la jaroj 1895 – 1930. Certe estis ie kaj iam instruistoj, kiuj utiligis tiajn filmojn, sed uzado de silentaj filmoj neniam kernis en la instruado de fremdaj lingvoj, kaj neniam, laŭ mia scio, en la lernigado de Esperanto. Simile al la avantaĝo utiligi la saman silentan filmon por diversnivelaj lernantoj, eblas ankaŭ, ke tiajn filmojn uzu ĉiaj instruantoj, ĉu profesiaj, ĉu amatoraj. Mi klarigos. Ĉiuj el ni kapablas starigi demandon pri filmo. Se vi vidas la unuan parton de la unua filmo montrata al publiko en 1895, la ĉirkaŭ unuminuta filmo nomata La Sortie de l’Usine de la Fratoj Lumières, vi povas facile starigi demandojn pri ĝi, eĉ se vi ne estas profesie trejnita lingvoinstruisto. Mi donos ekzemplojn al vi, sed eble vi volas unue mem spekti tiun filmon en la Interreto, ekzemple, en Jutubo. Serĉu per la titolo supre menciita kaj vi tuj trovos ĝin. Jes ja, eĉ se vi ne estas sperta instruisto de Esperanto, vi povas montri la unuajn kvin SEKUNDOJN de la filmeto kaj demandi, ekzemple: Ĉu estas kolora filmo aŭ blanka-nigra filmo? Ĉu la pordoj fermiĝas aŭ malfermiĝas? Ĉu estas nur unu pordo? Ĉu homoj eniras aŭ eliras? Ĉu estas multe da viroj aŭ multe da virinoj? Ĉu estas nur 3 homoj? Kiom da homoj estas? Ĉu ili iras al la laborejo? Ĉu ili eble iras hejmen? Ĉu iu eniras? Ĉu vi vidas katon? Ĉu la virinoj surhavas ĉapelojn? Ĉu ĉiuj? Ĉu kelkaj turnas sin dekstren? Kaj kelkaj maldekstren? Do, jen, 15 sufiĉe simplaj frazoj kiujn vi, komencanta kursgvidanto, povas fari. Vi nun estas bona kursgvidanto kiu helpas al IPR 17/47
— página 8 del PDF —
novuloj aŭskulti kaj paroli Esperanton. Kaj dume vi montras iom da historio pri kinarto. Gratulon! Kaj se vi estas sperta instruisto, vi jam scias, ke vi povas ne nur starigi demandojn, vi povas utiligi multe da aliaj instruo-manieroj, ekzemple: vi povas peti al viaj gelernantoj, ke ili mem starigu demandojn, kiam vi haltigas la filmon. Vi povas peti resumon de la filmo parole aŭ skribe. Kiel sperta instruisto, vi jam havas enkape 10 ĝis 100 aliajn rimedojn profiti de la spektado de tiu filmo. Tamen, eĉ la plej bazaj instruantoj povas ĉerpi paroligan valoron de la filmo. Kaj imagu, tiu silenta filmo de la fratoj Lumières estis la unua vidata de publiko, kaj tio en la jaro 1895. Postaj filmoj estas multege pli riĉaj je ideoj, kaj tiuj ideoj donos al vi oble pli da ebloj demandi viajn kursanojn pri ili, kaj pliriĉigi la kurson per ĉiaspecaj kromtaskoj. Do, mi plene rekomendas la utiligadon de silentaj, sensonaj filmoj por kursoj de Esperanto, en kiuj oni celas plibonigadon de aŭskultado, de parolado kaj de lernado de novaj vortoj, novaj esprimoj. Silentaj filmoj, kiel tiuj de la fama aktoro Charlie CHAPLIN, devas montri ideojn klare. La aktoroj en sia vizaĝo devas esprimoplene montri emociojn. La vortoj ne aŭdiĝas, do estas la agoj, la gestoj, la klara disvolviĝo de la filmo, kiuj devas „diri” la tuton. Ĉu estas kelkaj silentaj filmoj, kiuj plej uzindas? Mi pensas, ke jes. Mi persone rekomendas la filmojn de Charlie CHAPLIN, kiun mi nomas en miaj BEK-Kursoj „Ĉoĉo”. Mi sukcese utiligis liajn filmojn kun plenkreskuloj de ĉiuj aĝoj en Esperanto-Insulo 2013 (En Esperanto-Insulo 2010 kaj 2012 mi ne havis tiajn filmojn). Mi uzis Ĉoĉo-n ankaŭ kun kelkaj specialaj kursoj de la angla lingvo en Ĉinio. Kaj antaŭ nelonge mi povas diri, ke Ĉoĉo kaj Esperanto furoris en miaj kursoj por helpi prepari koreajn esperantistojn por la Universala Kongreso en Seulo ĉe la Korea Esperanto-Asocio kaj ĉe la Seula Esperanto-Kulturcentro. Kelkaj el tiuj gelernantoj estis en la bazaj niveloj de la KER-sistemo; aliaj en la mezaj kaj ankoraŭ aliaj en la plej altaj niveloj. Tio estas, kiel dirite antaŭe, silentaj filmoj bone funkcias je ĉia nivelo de lingvo-instruado, se la kursgvidanto adaptas sian instruadon al la nivelo de la gelernantoj. Filmoj de Chaplin inter la jaroj 1916 kaj 1936 (lia lasta silenta filmo) estas abundaj kaj tre altkvalitaj, ĉar en la lastaj du jardekoj multaj el tiuj filmoj estis tre bele kaj profesie renovigitaj. El la filmoj de Ĉoĉo, mi rekomendas filmojn de la jaroj 1916 kaj 1917 kiel La Enmigrinto, La Vagabondo, kaj Je la Unua Nokte, aŭ pli longajn klasikajn filmojn liajn kiel La Knabo (1921), La Oro-Serĉantoj (1925), La Cirko (1928), Lumoj de la IPR 17/48
— página 9 del PDF —
Urbo (1931) kaj Modernaj Tempoj (1936). Estas sufiĉe da materialo en tiuj filmoj fakte por fari multsemajnan, eĉ multmonatan kurson. Se vi volas provi uzi neparolajn filmojn en via kurso, mi rekomendas, ke vi komencu per mallongaj eroj de iu filmo por priparolado dum 10 aŭ 15 minutoj. En venonta artikolo mi parolos pli detale pri tio kiel sukcese uzi silentajn filmojn, sed la ĉefa instruo-maniero, la plej simpla, konsistas el 1) montro de peceto de la filmo al la kursanoj kaj 2) haltigo de la filmo kaj 3) starigo de demandoj al la kursanoj. Post kiam vi ne plu havas interesajn aŭ utilajn demandojn pri tiu unua sceno, ripetu la paŝojn 1, 2, kaj 3 kun dua sceno. Do, vi nun havas unu el la plej geniaj filmistoj de la historio de kinoarto – Ĉoĉo – por helpi al vi paroligi viajn gelernantojn. Ĉiuj ŝatas Ĉoĉon, kaj se li ne parolis Esperante, ĉar liaj filmoj estas senvoĉaj, li almenaŭ povas akompani vin en via kurso de Esperanto por ĝoje kaj amuze helpi al viaj kursanoj plibonigi sian komprenon de nia kara Internacia Lingvo. Bonan ŝancon en via „silenta” instruado kune kun la silenta Ĉoĉo!
Fariĝu diplomita Esperanto-instruisto!
En la Ligo blovas vigla vento…. La nuntempa pozitiva evoluo de Esperanto en la mondo, laŭ la ekzemplo de Francio kaj Ĉinio, spronas la Ligon al pli efika laboro en la kampo de lertigado de geinstruistoj kaj diplomado de ili. Pro tio la estraro de ILEI pripensis pri novaj ebloj kaj fieras prezenti al vi hodiaŭ la novaĵojn. Ili fakte estas kvar. Du rilatas rekte al Esperanto-Instruista Trejnado: EIT. RITE kaj Madrido: Tio estas jam survoje ekde oktobro 2017. Temas pri lertigado per la Reto: Reta Instruista Trejnado de Esperanto (RITE), programo de www.edukado.net. D-ino Katalin KOVÁTS konsentis meti je dispono parton de tiu vasta programo kaj doni fortan rabaton al la IPR 17/49
— página 10 del PDF —
partoprenantoj. La temoj reduktiĝos al gramatiko kaj metodologio. La partoprenantoj studos rete, faros taskojn, havos individue diskutojn, analizojn kaj korektojn de Katalin KOVÁTS kaj preparos modellecionon, kiun ili prezentos en Madrido okaze de la ILEI-Kongreso en julio 2018. Dekmonata studado malĉeesta sub la gvido de Katalin KOVÁTS, kaj poste intensa kurso, tio estas seminario, dum la ILEI-Kongreso, kaj ekzameno. Kaj finfine akiro de DIPLOMO. Fine de oktobro 2017 jam 7 personoj ekstudis laŭ tiu programo. Estas entute 24 lokoj. Do nepre skuu vian pigrecon kaj aliĝu! Ĉiuj informoj troviĝas en la paĝaro de ILEI: www.ilei.info. Ĉefpaĝo dekstre: Fariĝu diplomita Esperanto-instruisto en Madrido RITE kaj dufoje Poznań 1.1. – 31.12. 2018: Iom sama programo de EIT estas tiu ĉi. Ĝi daŭros de la 1-a de januaro 2018 ĝis la 31-a de decembro de la sama jaro. La ĉeestaj partoj estos du, unu semajno en februaro (0310.02.2018) kaj unu semajno fine de septembro (datoj anoncotaj). La partoprenantoj estos en Poznań sammomente kiel la studentoj de la Interlingvistikaj Studoj kaj havos komunajn partojn; internacia fruktodona etoso naskiĝos sendube. La kunlaboro kun edukado.net estos la sama, kiel en la unue prezentita programo RITE kaj MADRIDO. Per tiu alia programo ILEI celas akiri pliajn 24 novajn diplomitajn instruistojn de Esperanto. (Rimarko: Povas aspekti malfacile atingi Poznań dufoje dum la jaro. Tamen en Poznań ekzistas malmultekostaj loĝebloj; plie tiu programo povos allogi personojn el orienta Eŭropo.) Tria novaĵo por la membroj de ILEI: ekde la 1-a de januaro 2018 ili havos liberan aliron al la instrumaterialo de edukado.net. Tio estas giganta kolekto de pli ol 800 ekzercoj kaj aktivaĵoj por lertiĝi en la lingvo kaj instrui ĝin. Kvara novaĵo: tiu kvara rilatas al la „juvelo” de ILEI: la revuo Juna Amiko (JA). Skipo laboras por krei belaspektan enhavoriĉan revuon, kiun la abonantoj legas eksciante multon kaj amuzante sin en enigmoj kaj ludoj. La revuo estas plenkolora kaj aperas kvarfoje jare. Temas pri Internacia Esperanto-revuo de ILEI por progresantaj legemuloj inter 10 kaj 100-jaraĝaj. La estraro kaj la redaktoro Stano MARČEK nepre deziras kreskigi la nombron de abonantoj. Por fari tion, la estraro laŭ decido de la Komitato kreis novan membrokategorion: supera membro. Tiu ILEI-supera membro havos rabaton en la abono de Juna Amiko. Por A-landanoj la kotizo al ILEI estas 20 EŬR kaj la abono al Juna Amiko estas 18 EŬR. Do kune 38 EŬR. Ekde 1.1.2018 eblos ricevi paperan IPR kaj paperan JA en la sama koverto pagante nur 32 EŬR. Sama rabato prezentiĝas por B-landanoj kompreneble: nuna membreco 10 EŬR, nuna abono al JA: 13 EŬR. Kune 23 EŬR. Nun tiuj du IPR 17/410
— página 11 del PDF —
revuoj kune kostos 18 EŬR. Ĉiuj precizaj informoj iris al la sekciestroj kaj reprezentantoj kaj troviĝas en la retejo de ILEI www.ilei.info. Ni certas, ke ĉiuj legantoj de Juna Amiko lertiĝas kaj feliĉas vidante la belaspektajn paĝojn kaj legante la interesajn rakontojn, raportojn, kvizojn kaj bildstriojn. Ni esperas, ke multaj ILEI-membroj uzos tiun novan eblon. Kaj kial ne, ke pliaj esperantistoj membriĝos ĉe ILEI per tiu nova sistemo kaj fariĝos superaj membroj: la Ligo bezonas vian subtenon en tiu ŝanĝiĝema periodo. Kvina novaĵo: EIT Esperanto-Instruista Trejnado en Afriko por afrikanoj kaj afrikemuloj! Unujara studado per la Reto kadre de la programo RITE de edukado.net kaj unu semajno en Kotonuo, Benino, 4-11 nov. 2018 kun ekzameno, provleciono kaj diplomo por la sukcesintoj! Ĉiuj detaloj troviĝas en la retejo www.ilei.info. Unujara EIT plus ILEI-Kongreso. Fariĝu diplomita EO-instruisto! Unujara EIT 1.1.-31.12.2018 plus 2 x Poznan. Fariĝu diplomita EO-instruisto! Unujara EIT plus unu semajno en Kotonuo. Fariĝu diplomita EO-instruisto! Favoro por ILEI-membroj: libera aliro ĉe www.edukado.net al la valorega kolekto de Instrumaterialoj. Rabato por ILEI-membroj: ricevu niajn revuojn IPR kaj JA papere pagante malpli, fariĝante SUPERA MEMBRO. Mireille GROSJEAN, Prez. de ILEI (NdlR: tiu teksto aperas en du revuoj samtempe: Revuo Esperanto kaj IPR)
50 jaroj da interlingvistiko en universitato, 30 jaroj da persona sperto, 20 jaroj da Interlingvistikaj Studoj de Ilona KOUTNY (PL/HU), Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj La kompleksa universitata instruado de esperantologio kaj interlingvistiko komenciĝis per la Esperanto-fako de la Eötvös LorándUniversitato en Budapeŝto en 1966. Fondis ĝin d-ro István SZERDAHELYI, kiu ellaboris la studprogramojn kaj lernolibrojn por la universitata fako, kiun li gvidis ĝis sia morto en 1987. Ni rememoru ankaŭ pri li en tiu ĉi jaro pro la 30a datreveno de lia morto! La gestudentoj krom sia alia fako ricevis diplomon ankaŭ pri Esperanto. Pluraj konataj hungaraj esperantistoj (kiel Zsuzsa BARCSAY pri metodiko, Árpád RÁTKAI pri movadhistorio, Péter IPR 17/411
— página 12 del PDF —
RADOS pri literaturo) kunlaboris kun li en la instruado kaj ankaŭ en la Hungara-Esperanta vortaro (kiu aperis nur post lia morto en la finredakto de Ilona KOUTNY). Pluraj liaj studentoj aktive partoprenas en la Esperantomovado (kiel Zsófia KÓRÓDY, Márta KOVÁCS, István ERTL, Imre SZABÓ, Blazio WACHA). Dank’al la agado de Szerdahelyi ankaŭ la oficiala lerneja instruado de Esperanto kaj la ŝtataj lingvoekzamenoj en Hungario havis universitatan subtenon. Ankaŭ la verkanto de tiu ĉi teksto studis ĉe Szerdahelyi kaj engaĝiĝis por Esperanto. Ekde 1987 kun Zsuzsa VARGA-HASZONITS (same eksstudentino) mi daŭrigis la laboron de Szerdahelyi en la Esperanto-fako. Krom la lingvo mi instruis Esperantan gramatikon. Krom la tagaj studoj ni fondis en 1991 ankaŭ la internaciajn esperantologiajn studojn, kie diplomiĝis kelkaj eksterlandanoj. Ili servis kiel modelo por la interlingvistikaj studoj de UAM, kie mi daŭrigis mian agadon. Fondita en 1997 kadre de la Lingvistika Instituto (Fakultato pri Moderna Filologio) de UAM (Universitato Adam Mickiewicz, Poznano) la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj startigis sian unuan grupon en 1998 kaj daŭre ĉiun trian jaron la sekvan. Nun, post 20 jaroj startis la 7a interlingvistika grupo kun 20 partoprenantoj el 12 landoj (Ĉinio, Koreio, Turkio, Brazilo, Usono, Francio, Svisio, Germanio, Hispanio, Rusio, Kazakio kaj Pollando). La fondaĵo ESF (Esperantic Studies Foundation) jam de 15 jaroj (ekde 2002) disponigas kelkajn stipendiojn por studentoj, kio ebligas pli grandnombran partoprenon en la studoj. Komencjaro
Partoprenantoj
Nombro da landoj kaj ilia kodo
1998+99+00
8+4+4
8: BE, CZ, DE, GB, MA, PL, SE, USA
2002
22
12: AT, BE, DE, FI, FR, HR, IR, HU, LT, PL, RU, SE
2005
25
13: DE, FR, HR, HU, IR, IT, JP, LT, SK, Sl, PL, RU, UKR
2008
12
8: BR, FR, GR, HR, IR, KR, UKR, USA
IPR 17/412
— página 13 del PDF —
2011
21
11: BR, CH, DE, ES, FR, HU, IT, PL, RU, UKR, USA
2014
26
14: BR, ES, PL, SE, GB, BE, NL/RS, CZ, SK, HR, RU, HU, IR, CD (Kongo)
2017
20
12: BR, CH, CN, DE, ES, FR, KR, KZ, PL, RU, TR, US
La kursoj havis riĉan programon (16-20.09.2017): prof. Humphrey TONKIN gvidis la kurson pri Esperanta kulturo, prezentante ĝin kontraŭ la vasta historia fono; kontribuis prof. Aleksander MELNIKOV pri rilatoj inter lingvo kaj kulturo kaj pri la personeco de esperantisto; krome d-ro Jukka PIETILÄINEN pri Esperantaj revuoj. Same Humphrey TONKIN enkondukis la Esperantan literaturon de la unua periodo koncentriĝante pri la poezio, sekvis lin Tomasz CHMIELIK kun la prozo de tiu epoko. Eblas aliri fonetikon samtempe interese kaj serioze – tion pruvis prof. Nicolau DOLS SALAS per sia kurso. Interlingvistiko (en pli malvasta senco) konsistigis la kurson de prof. Vera BARANDOVSKÁ-FRANK, kiu jam povis uzi la proveldonon de sia universitata lernolibro pri interlingvistiko. Tiu ĝojiga evento malfermas la serion de lernolibroj de la Studoj fontantan el la 20-jara sperto. La malnova grupo kiu startis kiel rekorde granda, ankaŭ fine restis rekorda, ja 11 gestudentoj plenumis sian finekzamenon kun defendo de sia faklaboraĵo el la terenoj de lingvistiko (Karina OLIVEIRA el Brazilo, Bengt Olof ARADSON el Svedio kaj Arina OSIPOVA el Rusio), de interlingvistiko (Ida STRIA kaj Michał KOZICKI el Pollando), el lingvopedagogio (Felix JIMENEZ LOBO el Hispanio kaj André STAES el Belgio), de komunikado (Johan DERKS el Nederlando/Serbio) kaj de literaturo (Rafael ZERBETTO el Brazilo/Ĉinio, Fernando PITA el Brazilo kaj Xesus MOIÑOS PARDAVILA el Hispanio), aldone kiel la 12a Paweł FISCHER-KOTOWSKI el la antaŭa grupo. Kiel kutime, la lingvopedagogia specialiĝo de la tria jaro (kunlabore kun ILEI kaj Edukado.net) konsistigas la instruistan trejnadon al kiu eblas aparte aliĝi por akiri la instruistan diplomon de ILEI. Ĉi-foje tri partoprenantoj el Pollando (Krystyna WOROBIEJ, Markéta WILKUS kaj Mariusz HEBDZIŃSKI) kaj unu franco (Jean-Claude ROY) akiris ĝin post prezento de finlaboraĵo kaj kompleksa ekzameno. La interlingvistikan sesion kompletigis la 4a Interlingvistika Simpozio (21-22.09.2017) kun la temo: Rolo de internaciaj lingvoj ekde la epoko de IPR 17/413
— página 14 del PDF —
Zamenhof ĝis la nuntempa multkultura mondo kun la celo festi la Zamenhofjaron kaj la 20-jariĝon de la Studoj. Ĝi estis malfermita por granda publiko kun la oficialaj lingvoj: Esperanto, la angla kaj pola. Ĉ. 80 partoprenantoj el diversaj landoj traktis lingvopolitikon, planlingvojn kaj lingvistikon, literaturon, la movadon kaj instruadon de Esperanto en 3 paralelaj sekcioj dum du tagoj; entute okazis 50 prelegoj.
Surfote: Ekzameno de Karina OLIVEIRA kun Nicolau DOLS SALAS, Ilona KOUTNY kaj Aleksander MELNIKOV Ĵaŭde por la malfermo, la rektoro de UAM, prof. Andrzej LESICKI, sendis gratulleteron; persone esprimis sian altan taksadon por la 20-jaroj de la Interlingvistikaj Studoj prof. Maciej KARPIŃSKI, vicdekano de la Fakultato pri Moderna Filologio; Stefan MACGILL, vicprezidanto de UEA, salutis la simpozion en la nomo de UEA. La unua ĉefprelego – Humphrey TONKIN: Esperanto: A Language Policy Assessment (Esperanto: lingvopolitika taksado) – estis malfermita por kolegoj de la Lingvistika Instituto. Vera BARANDOVSKÁ-FRANK parolis kiel la dua pri la tereno de interlingvistiko kaj prezentis la proveldonon de sia libro pri interlingvistiko. Vendrede matene same okazis du ĉefprelegoj: Ilona KOUTNY, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, skizis la 20-jaran historion de la Studoj ligante ĝin al la 50-jara historio de la universitata instruado de esperantologio kaj interlingvistiko, kiu komenciĝis per la Esperanto-fako de Budapeŝta Universitato IPR 17/414
— página 15 del PDF —
en 1966. Sabine FIEDLER per amuzaj ekzemploj ilustris kiel funkcias ŝercoj en Esperanto. Ĵaŭde vespere okazis impona bankedo kun la partopreno de la malnovaj kaj novaj gestudentoj, instruistoj de la Studoj, prelegantoj de la Simpozio kaj gastoj ĉe bongusta verspermanĝo kaj muzika programo (kontribuis Zuzanna KORNICKA kaj la franca grupo La Kompanoj). La gvidanto de la Studoj dankis la instruistan stabon kaj ESF pro ilia kunlaboro, rememoris pri tiuj kiuj festas specialan naskiĝtagon en tiu ĉi jaro kaj pri la ĉi-jare forpasinta Zbigniew GALOR, kies kontribuo al la Studoj restas neforgesebla. Ŝi gratulis la gestudentojn, kiuj sukcese finis siajn studojn. Aliflanke Humphrey TONKIN kun Katalin KOVÁTS dankis ŝian ĝisnunan sindediĉan laboron. Semajnfine la kunesto daŭris dum la tradicia kultura festivalo Arkones, kun prelegoj, muziko, filmoj. Bibliografio: KOUTNY Ilona 2016: Esperantologio kaj formado de Esperanto-instruistoj en universitato. En: Prelegaro de la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado do Esperanto. Red. GROSJEAN, Mireille. ILEI 26-33. http://www.staff.amu.edu.pl/\~interl/interlingvistiko/dokumentoj.html KOUTNY Ilona: Loke kaj fake, internacie kaj home. Prof. István Szerdahelyi (19241987). En: Internacia Pedagogia Revuo 2009/3: 23-29. www.ilei.info/ipr/Ipr093.pdf
Ideala solvo por komplika situacio de Mireille GROSJEAN (Svislando) En Afriko ekzistas multaj lokaj lingvoj. Homoj uzas ilin ĉiutage por saluti, por demandi „Ĉu vi dormis bone?” kaj en similaj kutimaj situacioj. Do infanoj aŭdas ilin, uzas ilin, ili estas la denaska lingvo, la denaskaj lingvoj, de afrikaj infanoj. En la lernejo venas aŭ tiu lingvo aŭ la kolonia lingvo, franca aŭ angla aŭ portugala. Tio dependas de la Ŝtato. Plej ofte la instrulingvo estas la kolonia lingvo, en kiu troviĝas la fakaj lernolibroj kaj ĉiuj scioj. Do imagu: la lernanto komencas frekventi la elementan lernejon uzante nekonatan lingvon. Ĉu konata, ĉu ne konata, mi klarigu. Kompreneble la kolonia lingvo aŭdiĝas ĉe radio kaj televido. Do la infanoj aŭdas ĝin. Ĉiuj komunikoj de la Ŝtato al la loĝantoj estas en tiu lingvo, tamen tio ne tuŝas la infanojn. Do tiu plonĝado en ne konatan lingvon en la lernejo estas malfacila paŝo. Ni aldonu, ke la skribmanieroj de la angla kaj la franca estas aparte IPR 17/415
— página 16 del PDF —
malfacilaj; kiu povas aserti, ke la francan lingvon oni skribas facile, se oni kapablas paroli ĝin? Neniu. Same pri la angla. La unua tasko en la elementa lernejo estas lerni skribadon kaj legadon. Do malkovri la literojn kaj la fakton, ke ili rilatas al tio, kion oni aŭdas. En la vilaĝo Klouékamé en Benino mi vizitis lernejon, kie la tuta instruado, inkluzive kalkuladon, okazas en la loka lingvo aĝaa (adja). Tio daŭras tri jarojn. Tio alportas du gigantajn avantaĝojn: unue la infanoj konas la lingvon, ili uzas ĝin parolante dum la tuta tago en sia familio. Due tiu lingvo, same kiel aliaj afrikaj lingvoj, estas skribataj per la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA). Mi povis konstati, kiom enorma avantaĝo tio estas. Ĉiu sono de la lingvo skribiĝas ekzakte per unu litero aŭ signo, ĉiam per la sama. Estas fakto, ke tiuj lernantoj lernas facile kaj plie, ili kapablas helpi en la lernado de la franca al siaj gefratoj, kiuj ne havis la saman ŝancon. Tion la instruistoj povis konstati kaj ili raportis tion al mi. Mi ne sukcesis ekscii, kiam precize venis la decido, ke oni skribu la lokajn lingvojn (en Benino kaj Togolando) per tiu Alfabeto IFA. Verŝajne jam antaŭ la sendependiĝo, antaŭ 1960. Mi devis lerni la Fonetikan Alfabeton okaze de miaj studoj en Svislando en 1968. Do en la klasoĉambro en Klouékamé mi sukcesis laŭtlegi frazojn, kiuj staris sur la tabulo. Iuj miris: ĉu vi parolas nian lingvon? Tute ne. Mi ne komprenis tion, kion mi legis, sed mi sukcesis produkti la sonojn legante la de mi konatajn signojn. Aldona rimarko: oni kutimas diri, ke ne ekzistas skribmanieroj tipe afrikaj. Mi eksciis, ke en la kolonia tempo eŭropanoj trovis alfabetojn kaj malpermesis ilian uzon, viŝis afrikajn alfabetojn. Do pri tio ni devas konsciiĝi. Bedaŭrinde tiu alfabeto IFA ne ekzistis fine de la deknaŭa jarcento. Pro tio Zamenhof devis inventi ĉ, ĝ kaj aliajn signojn. IPR 17/416
— página 17 del PDF —
Freinet-pedagogio – Parto II La teorio pri multfaceta praktiko – El la teknikoj de la Freinet-pedagogio – de Mónika MOLNÁR (Svislando/Hungario) „Kiam metiisto havas malbone funkciantan atelieron kun eksmodaj maŝinoj, kiuj grincas kaj pene funkcias, li ne koleriĝas kontraŭ la maŝinoj, ne devigas ilin pli bone funkcii. Li ne insultas tiujn sciante, ke tio neniel helpus… Anstataŭ tio, li klopodas modernigi sian atelieron. Same, ankaŭ ni povas provi modernigi la ilojn de la Lernejo, plibonigi ĝiajn teknikojn por iom-post-iome ŝanĝi la rilaton inter la Lernejo kaj la Vivo, inter la infanoj kaj la instruistoj adaptante aŭ readaptante la Lernejon al sia ĉirkaŭaĵo por pli bona efiko de niaj investoj.” (C. Freinet) La tradicia lernejo koncentriĝas sur la instruendan materialon kaj sur la programojn, kiuj difinas tiun ĉi materialon. La Freinet-pedagogio renversas tiun ĉi tendencon proponante lernejon, kiu la infanojn metas en la centron. La Freinet-pedagogio – kreita de Célestin FREINET kaj lia edzino, Elise FREINET – baziĝas grandparte sur la libera infana sinesprimo tra la tiel nomataj teknikoj, kiel la liberaj tekstoj, liberaj desegnoj, lerneja korespondado, presejo, lernanta ĵurnalo ktp. Freinet mem neniam parolis pri „metodo”, sed pri „teknikoj”, ĉar la teknikoj evoluas kaj tiu ĉi aspekto ja tre gravis por li. Siatempe li listigis 28 teknikojn kaj konsilis eĉ la vicon laŭ kiu indas enkonduki ilin por transformi klason laŭ la t.n. labor-edukado. Por interesiĝantoj valoras trastudi tiujn teknikojn ne nur pro historia trarigardo, sed ankaŭ pro pli bona kompreno de la koncepto, sen forgesi, ke tiuj teknikoj ŝanĝiĝis jam en la tempo de Freinet mem, kelkaj aldoniĝis, aliaj forfalis. Esence gravas, ke ĝi ne estu iu rigida, malfleksigebla, devige sekvenda listo. Kiel diris Freinet: ne estas absolute necese praktiki samtempe ĉiujn tiujn teknikojn, multe pli gravas kompreni la logikon, kiu kunigas ilin. Tiuj teknikoj ofte estas prezentataj sub diversaj ordigoj laŭ diversaj bezonoj. Unu el la plej trafaj prezentadoj – por pli bone komprenigi ĝuste tiun kunligan logikon – grupigas ilin en kvin grandajn grupojn: 1) La teknikoj de libera sinesprimado (ekz. liberaj teksto, desegno; debatoj; muzika, korpa, manlabora, teknika, matematika kreadoj ktp) IPR 17/417
— página 18 del PDF —
2) La teknikoj de komunikado (ekz. lernejaj korespondado, interŝanĝo, ĵurnalo; infanaj konferencoj, prelegetoj ktp) 3) La teknikoj de ĉirkaŭaĵ-analizado (ekz. klas-promenadoj; personaj enketoj; plantadoj; sciencaj eksperimentoj; aktualaĵ-analizadoj ktp) 4) La teknikoj de personecigado (ekz. memkorekteblaj ekzercoj; ordigitaj dokumentoj; labor-biblioteko ktp) 5) La teknikoj de organizado kaj de kunlabora, komunuma vivo (ekz. atelieroj; laborplanoj; taksadoj; atestiloj; lerneja konsilio ktp) Ĉiuj tiuj teknikoj estas bone pripensitaj, prilaboritaj post atentaj observadoj de la infanoj kaj ĉiuj valorus detalan analizadon. Tamen, pro manko de loko, ni priskribu nun nur unu el ili, kiu estas la lerneja korespondado. Tiu ĉi tekniko ne estas hazarde elektita, ja kiel aludite jam en la unua parto, ĝi ligas Esperanton rekte al la Freinet-pedagogio. Freinet ekvidis en Esperanto eblojn, kiuj kongruis kun liaj principoj kaj teknikoj kaj pro tio li ekuzadis ĝin. Ĉu tio signifas, ke la teknikoj de Freinet ne estas liaj propraj teknikoj? La orginaleco de Freinet ne tiom estas la proprapersona malkovro de novaj pedagogiaj teknikoj, sed la adapto kaj integrado de manieroj kaj teknikoj de aliaj pedagogoj, kiuj agis adekvate kun la valoroj defenditaj de Freinet tra originalaj didaktikaj alproksimiĝoj. Do, Esperanto rolis kiel unu el tiuj teknikoj, ja ĝi portas en si mem (evidente krom sia propedeŭtika valoro) plurajn samajn celojn, kiujn enhavas ankaŭ la pedagogio de Freinet: transdono de toleremo, respekto, demokratio, kunlaboro ktp. Rilate al la lingvoj Freinet diris: „Oni lernas lingvon ne por koni, sed por uzi ĝin.” „La ĉefa elemento, la motivado, kiu estas la motoro de nia pedagogio, restas la plej grava ankaŭ ĉi-terene.” Sekvante la gvidlinion, la bazojn kaj la principojn de la Freinet-pedagogio koncerne la lingvojn, oni ne devus instrui ilin kiel lernobjektojn, sed uzi ilin tiom vivproksime, kiom tio eblas. Unu eblo por tio – el pluraj – estas la lerneja korespondado.
IPR 17/418
— página 19 del PDF —
Sendepende de diversaj kondiĉoj, natura lernado per korespondado estas ĉiam: – natura lern-metodo por la legado kaj la skribado de leteroj – preparo por pensi kaj esprimi sin en alia lingvo – natura motivado por diversaj kreadoj – riĉa fonto de konsciiĝo pri aliaj personoj kaj kulturoj – malfermiĝo al la mondo ktp. Laŭ Freinet: „La korespondado kun geografie pli-malpli malproksima alia klaso estas malfermiĝo de la lernejo al senfine riĉa ekstero. Tiu ĉi (la korespondado) permesas unuavice motivadi la skribadon, la legadon, la desegnadon. Tiu ĉi konkrete malkovrigas aliajn vivmanierojn, aliajn geografiajn kaj kulturajn aspektojn. Tiu ĉi kreas interesojn kaj celojn. Tiu ĉi ebligas akiri publikon kaj interagantojn por ĉiuspecaj kreadoj. La infanoj povas dividi kun siaj korespondantoj esplorojn, malkovrojn, legaĵojn. Ĝi havas ankaŭ emocian flankon, ĉar la korespondado okazas de klaso al klaso, sed ankaŭ de infano al infano: ĉiu havas sian korespond-partneron. Se oni sukcesas trovi la bazajn monrimedojn, oni eĉ povas vojaĝi malpli koste, ja ĉiu infano loĝos ĉe sia korespondanto.” Ĉi-lasta aspekto – bedaŭrinde – ne ĉiam estas realigebla, ja ĉefe pere de Esperanto oni povas krei kontaktojn kun vere tre foraj infanoj kaj jam nur la vojaĝ-bileto estus sufiĉe kosta. Sed kial elekti Esperanton kaj ne iun alian lingvon, se ni volas profiti (fakte profitigi la lernantojn) de la avantaĝoj de la korespondado en alia
lingvo ol la nia (kiu ĉe Freinet estis la franca)? Laŭ C. Piron, svisa psikologo kaj tradukisto-protokolisto ĉe UN: „Transiri el la franca rekten al alia nacia lingvo estas transiri el iu tre kompleksa, rigida kaj arbitra sistemo al alia tre kompleksa, same rigida kaj arbitra sistemo … estas neglekto de tre grava etapo, kiu estas la «elkodigo».” Kompreneble lia aserto validas ne nur por la franca, sed por iu ajn nacia lingvo. Laŭ H. Frank, germana universitata instruisto kaj esploristo: „La lernado de Esperanto bezonas malpli da tempo IPR 17/419
— página 20 del PDF —
ol kiom ĝi gajnigos por la lernado de aliaj fremdaj lingvoj, kiu gajno povas esti 20-50%-a laŭ la diversaj lingvoj.” Tiun diron subtenas pluraj, diverslande realigitaj lernejaj eksperimentoj.
Freinet metis grandan akcenton sur la komunikadon. La lerneja korespondado oferdonas tre impresan pedagogian kaj interkulturan malfermon. Ene de ĝi la infanoj kreas, skribas, desegnas, legas, malkovras novaĵojn kune kun siaj alilokaj „samsortanoj”. Kreiĝas sentimentaj ligoj inter la diversaj gelernantoj kaj interŝanĝiĝas eksperimentoj, malkovroj.
Apud la pozitivaj pedagogiaj rezultoj de la lerneja korespondado estas ne-neglektendaj ankaŭ la moralaj rezultoj. La internaciaj korespondadoj, vekante interesiĝon pri aliaj landoj, popoloj, kutimoj ktp., malfermas ne nur la spiriton, sed ankaŭ la koron. Estas malprobable, ke infano, kiu dum 2-3 jaroj praktikis entuziasme, kun intereso korespondadon kun alilandaj infanoj, fariĝu junulo facile envolvebla en mensogajn, rasismajn agadojn, propagandojn sen konsidero pri homaj valoroj, sen provo serĉi la veron pli profunde. Pripensante la diversajn avantaĝojn, kiujn oferdonas la korespondado, tiu ĉi lasta en nia nuntempa – foje sufiĉe tempesta – mondo estas IPR 17/420
— página 21 del PDF —
vera sociala atuto. Legante la romanon „La eta princo” de Saint-Exupéry, oni facile eksuspektas, ke eble tiu tendenco eĉ ne estas tiom lastatempa aperaĵo? „La homoj ne plu havas tempon por ion ajn koni. Ili aĉetas tute pretajn objektojn ĉe vendistoj. Sed, ĉar amikvendistoj ne ekzistas, homoj ne plu havas amikojn.” Korespondado povas konduki al valoraj amikecoj, sed eĉ se ne nepre, almenaŭ la pensmaniero de la korespondanto havis eblon laŭiri vojon en bonan direkton, kiu povas influi la personecon pozitive.
Ĉu estas facila nia lingvo Esperanto? de Tatjana AUDERSKAJA (Ukrainio) Ŝajnas, ke la demando en la titolo estas naiva: ĉu ne ĉiuj scias, certas, konvinkitas, ke ĝi estas la plej facila el ĉiuj homaj lingvoj? Ankaŭ mi tiel pensis; sed multjara sperto de instruisto pri Esperanto pli kaj pli konvinkas min pri la malo: en tio, ke ne ekzistas facilaj lingvoj, ke ĉiu lingvo facilas aŭ malfacilas laŭ sia propra maniero, kaj tio, kio ŝajnas esti facila por unu persono, tute malfacilas por alia. Oni supozas, ke la ĉefa avantaĝo de Esperanto estas la facileco de ĝia gramatiko. Sed… ĉu ĝuste gramatiko estas la plej grava el ĉiuj obstakloj dum lernado de iu lingvo? Kiel konate, ekzistas du diversaj tipoj de homa menso: unu estas dominata de la dekstra cerba hemisfero, la alia de la maldesktra. De tio dependas logika aŭ imagema direkto de la menso. Kaj la facila strukturo de nia lingvo estas alloga precipe por logikemuloj. Ĝuste por ili estas ĝojo, de unua fojo ekkompreni la kernon de nia lingvo: ĝian senliman esprimeblecon, konsistantan en „kubeta sistemo”, kiam afiksoj kaj radikoj libere kunmetiĝas laŭ deziro de l’ parolanto. Kaj la strikta sistemo de vortfinaĵoj de unu flanko ordigas tiun kubaron, sed de alia ankoraŭ plivastigas, multfacetigas ĝin. „Kreokapablo de la lingvo”, uzado de ĝiaj ebloj surbaze de la klare komprenataj reguloj – jen estas genia ideo de Zamenhof, kaj nun ĝi estas unu el la ĉefaj allogaĵoj por lernado de Esperanto. Sed tio ĉi allogas, kiel mi diris, nur homojn logikemajn, raciemajn, por kiuj la ĝuo estas KOMPRENI, kaj krei mem laŭ la komprenitaj reguloj. Do, nia lingvo, estante racia, verŝajne, estas destinita nur por raciemaj homoj? Ja tute ne; ni ĉiuj scias, ke ĉe ni abundas individuoj de ambaŭ tipoj.
IPR 17/421
— página 22 del PDF —
Famas la kluboj, kie artemaj personoj instruas la lingvon al same artemaj personoj, kantante kaj teatrumante kun ili. Tiam oni ne memorfiksas logikan ĉenon, sed perceptas la vivantan lingvon, kun ĉiuj vortnodoj kaj esprimoj, jam pretan frazon, belstilan kaj belsonan. Oni influas ne racion, sed sentojn de homoj, kiuj estas gvidataj ĝuste per sentoj – kaj la pedagogia efiko estas senriproĉa. Homoj kun domino de la dekstra hemisfero perceptas la mondon en imagoj, en fenomenoj, en ĉi-momento, sed ne en evoluo. Por ili estas pli facile ellerni 100 apartajn vortojn aŭ esprimojn, ol ekposedi nur 10 da ili plus la regulon, kiel produkti aliajn 90 el tiuj 10. Ĝuste tial sufiĉe multaj personoj povas sur iel-tiel kontentiga nivelo ekposedi la anglan, kun ĝiaj sennombraj ekskludoj; – sed ja ĉiuj tiuj ekskludoj jam estas indikitaj, oni ne devas PENSI kaj KOMPRENI – nur memorfiksi la jam preskribitan! Klare, ke por tiaj homoj facileco de nia lingvo tute ne estas evidenta. Tial ne povas ekzisti unusola metodo por instrui Esperanton al ĉiuj. Laŭ mia opinio, por havi bonajn rezultojn en instruado, oni devus dekomence kontroli la ecojn de la lernontoj per la plej facilaj metodoj. Ekzemple, homoj kun domino de la dekstra cerba hemisfero, se petataj kruci la brakojn surbruste, kutime maldekstran brakon metas supren. Se ekzistas eblo, oni povas uzi ankaŭ pli komplikajn kontrolilojn, kaj poste, laŭ iliaj rezultoj, dividi sian grupon kaj apliki al ĉiu areto ĝuste tiun metodikon, kiun ili bezonas. Instrui logike al logikemuloj kaj sense al sensemuloj (per ludoj, kantoj, teatraĵetoj). Tio ŝajnas esti malŝparo de fortoj por la instruisto, sed la rezultoj de tia „homkongrua” instruado estos multoble pli sukcesaj, ol se oni aplikos unusaman metodikon al plej diversaj individuecoj! Ĉu fortoj de la instruisto ne multobliĝas, se li vidas la fruktodonecon de sia laboro? Ĉu la celo de instruisto ne estas elformi LINGVOPOSEDANTON? Homon, kiu ĜOJOS pro sia kono de la lingvo, kaj tial volonte uzas ĝin? Do, kreu ni kontentajn homojn, feliĉajn homojn, kaj tial Esperanto prosperos en la estonteco ☺. Mi komprenas, certe, ke la instruisto mem posedas sian propran individuecon, kaj li/ŝi povas agi nur laŭ sia propra naturo; kaj ke lernantojn allogas ne nur la lingvo, sed, eble ĉefe, la personeco de la instruisto. Kaj lernantoj de iu instruisto havas ion komunan inter si mem kaj iamaniere similas al la instruisto, ĉar ili dividas kun li liajn ideojn, liajn inklinojn kaj kredojn – aliokaze kial ili restu liaj gelernantoj, se nenio el tio, kion proklamas la instruisto, interesas kaj allogas ilin? Tio estas absolute klara fenomeno ĝuste en instruado de Esperanto, nedeviga kaj ŝajne nebezonata IPR 17/422
— página 23 del PDF —
objekto, kiu „estas lernigata nur per iuj specialaj rilatoj inter proponanto kaj ricevanto de tiel specifa aĵo, kiel internacia lingvo”. Eble, en la epoko de Interreta studado rezonadoj pri la rolo de instruisto sonas ridinde: pri kiu klubo, kurso kun maksimume kelkdek personoj oni arogas paroli, se rete lernas dekmiloj? Sed komparu ni la rendimenton, efektivecon de ambaŭ tipoj: ĉu egalas, kiam restas unu lernanto el 20, kaj unu el 2000? Kiom ajn la mondo penas senigi nin de ajnaj homaj, interhomaj rilatoj, tamen ili persistas… kaj ofte ĝuste en Esperanto-kluboj. La plej saĝa solvo de preskaŭ ĉiuj problemoj estas: ne „aŭ…aŭ” , sed „kaj…kaj”. En la reto ekzistas bonegaj instruiloj por ĉies gusto. Oni ĉerpu libere kaj plenmane, ankaŭ por modesta hom-al-homa instruado. Kaj rilate al diversaj tipoj de instruado, mi devas diri, ke mi tute ne alvokas niajn geinstruistojn spliti sian personecon kaj agi kontraŭ sia propra personeco, sed proponas, male, ke ili kredu al si mem kaj ne obeu al unusola „ĉionkonkera” metodiko, sed disvolvu siajn proprajn eblojn. Ja „homkongrua” pedagogio devas kongrui ne nur kun instruataj, sed ankaŭ kun instruantaj! Se plej diversaj instruistoj produktos plej diversajn esperantistojn, tiam Esperanto, eble, „ĝisvivos ĝis la 2020-a jaro”, kaj ne restos nur bizara hobio de malvasta kaj maljuna grupeto. Esperanto donis feliĉon al nia vivo; kial ĝi ne prilumigu ankaŭ la vivon de niaj genepoj? Noto de Mireille GROSJEAN: Claude PIRON, psikologo, kutimis klarigi, ke okaze de lernado kaj uzado de Esperanto, la du hemisferoj de la cerbo, unu logikema, la alia kreema, laboras en plej vasta harmonio, kaj ke tio donas apartan ĝojon, plezuron, al la lingvouzanto.
La universitato povas funkcii alimaniere Vicente MANZANO-ARRONDO (Hispanio), vmanzano@us.es La universitato vivas en malfacila tempo. Pro la ekonomia integrisma tutmondigo, preskaŭ ĉiuj universitatoj de la mondo elektadas konduti laŭ la fabrika modelo. Ili devas produkti sciencajn artikolojn uzante la anglan lingvon. Ili devas produkti utilaĵojn por la produktantaj agantoj. Ili devas atingi multe da mono por fari multekostajn projektojn, pri kiuj oni ne scias por kio ili utilas. Ili devas produkti diplomitojn, kiuj devas plene uzi la anglan kaj akumuli multekostajn kursojn por serĉi postenojn en la agresema labora IPR 17/423
— página 24 del PDF —
tutmondo. Kaj la universitatanoj devas senripoze montradi, ke ili meritas ricevi la provizoran verdikton „senkulpa”. Pro tio, hodiaŭ la universitato estas batalkampo; ĝiaj membroj estas batalistoj unu kontraŭ aliaj; kaj ĉiuj devas montri, ke eble li aŭ ŝi estas la plej bona. La realo ne laŭlitere estas tia. Sed tio estas la celo de la konkurema fabrika modelo. Multaj homoj ne sekvas ĝin, eĉ iuj klopodas anstataŭigi ĝin serĉante la universitaton, kiu helpos plibonigi la mondon per koniloj. Sed la plimulto elektas la modelon pensante „alternativo ne ekzistas kaj mi ne estas heroo”. Preskaŭ ĉiuj el ili finfine grandigas la perdintaron, ĉar nur kelkaj povas esti la elektitaj. Ĉi tiu sistemo estas la sama por la institucia nivelo kaj ankaŭ por la landoj, kies universitatoj ludas la ludon. La priskribo estas deprima. Mi pensas tiel, sed ankaŭ ion pli. Paŭlo FREIRE (vidu IPR 2016/4 p.29) diris proksimume „La aĵoj ne estas, la aĵoj estas estantaj; ni estas skribantaj tiun mondon sed ni povus esti skribantaj alian; ni estas historiaj uloj”. Pro tio, loka grupeto de universitatanoj renkontiĝis antaŭ nelonge, fakte en novembro 2016 por helpi ŝanĝi la situacion. Ni esploras pri akademia subpremado kaj liberigo, lingva justeco, malfermita softvaro kaj similaj aferoj. La grupeto estis formita de kvar studentoj de psikologio, tri profesoroj de diversaj fakoj kaj unu ano de la administrado. Ni volis fari nerapidan kaj plezurigan ŝanĝon, montrante ke oni povas konstrui universitaton alimaniere. Por tio, ni grupiĝis en ĉi tiu jaro 2017 (ni ankoraŭ estas konstruantaj) kaj komencis fari kelkajn agadojn. La antaŭlasta el ili estis enketo inter preskaŭ 400 studentoj pri la konoj kaj la sintenoj ĉirkaŭ la angla kaj Esperanto, kaj pri la varbadpovo de mallonga teksto, kiu prezentas la lingvon. La rezultoj estas tre utilaj por plibonigi niajn estontajn agadojn. La lasta ago estis seminario en la 21a de aprilo ĉe la Fakultato de Edukado de la Universitato de Sevilo (Hispanio). Ni atingis apogon de nia institucio uzante la kutimajn ilojn por tio. Kaj ni sukcese klopodis ankaŭ, ke la studenta ĉeestontaro povu atingi senkostajn kreditojn. Dum la dek horoj de la agado, ni faris prelegojn pri Esperanto, universala strukturo, lingva justeco kaj universitata subpremado; ni montris rezultojn de niaj teoriaj kaj empiriaj esploradoj; kaj ni faris trihoran atelieron. La rezultoj estas tre informoplenaj. Post tiu seminario, ni grandigis la varbadan grupeton kaj desegnas ambician agadon por la tuta sekva universitata jaro. Oni povas esperi, ke malplimulta parto el la studentaro rapide aliĝos al niaj proponoj. Sed ne okazos sammaniere rilate al la profesoraro. Mi bone konas miajn universitatajn kolegojn. Ili enmetas informojn en sian menson, sed diras nenion dum longa tempo. Poste, ili komencas digesti ĉion kaj IPR 17/424
— página 25 del PDF —
bezoni respondojn. Kelkaj el ili alvenos al mia laborĉambro por scii pri „tiu senutila afero” per malproksima sinteno; pluraj el ili konas mian laboron rilate al la universitata subpremado kaj miajn sciencajn artikolojn pri la fabrika modelo (verkitaj hispane). Ili bezonas multe da tempo por rimarki, ke alia universitato eblas kaj ili povas esti ŝanĝagantoj sen kariere morti dum la vojo. Por tio, ni bezonas vin. Nur kiam niaj kolegoj vidas aliajn profesorojn el la mondo, kiuj uzas „tiun senutilan aferon”, ili komencos pensi alimaniere. Laŭ ili, nur la fabrika modelo ekzistas, kaj ni devas kompreni, ke neniam estas la tempo de herooj. Ni, la sevila universitata grupeto, havas energion, ideojn, kialojn, emociojn, sukceson kaj jam sperton. Ni povas labori solaj, kaj faros tiel. Sed se la aktivulaj universitataj esperantistoj el la mondo konstruus reton…
El la landoj kaj sekcioj… Belgio La 10-an de majo delegacio de FEL kaj ILEI renkontis reprezentantojn de ĉiuj kupoloj pri instruado en Flandrio por paroli pri Esperanto kiel pedagogia instrumento pri instruado. Komence de 2016 la Flandra ministrino pri instruado, Hilde CREVITS, lanĉis publikan debaton pri la finaj lernoceloj de instruado (= kion la lernantoj devas scii post la fino de la elementa instruado aŭ mezlernejo). Leo DE COOMAN kaj Dan VAN HERPE tre aktivis. En majo 2016 Dan VAN HERPE kaj Nicky JANSSEN, sekretariino de FEL, havis kontaktojn kun Flandraj parlementanoj. Ili ricevis la broŝuron de Edward SYMOENS „La sociopolitika, pedagogia kaj kultura valoro de Esperanto” (en la nederlanda). Kathleen HELSEN, prezidantino de la Flandra Konsilaro pri Instruado, reagis kaj finfine estis renkonto la 10an de majo 2017. Dan VAN HERPE, André STAES, Kristin TYTGAT kaj Yves NEVELSTEEN estis la esperantistoj. Estis krom Kathleen HELSEN ankaŭ reprezentantoj de la Katolika instruado en Flandrio, la ĉefkonsilanto de la mezlernejoj de la Instruado de la Flandra Komunumo, reprezentanto de la IPR 17/425
— página 26 del PDF —
malgrandaj novaj lernejoj kiel Steiner, reprezentanto de la Katolika Universitato de Leuven kaj reprezentanto de la Flandra Instruada Konsilio. André STAES studas Interlingvistikon en Poznano kaj faris nederlandlingvan tradukon pri la finverko „Lingvaj eksperimentoj de la lastaj 100 jaroj pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, ĉefe por la instruado de lingvoj”. FEL preparis mapon kun Monato kaj oni disdonis ĝin kune kun la libretoj de Helmar FRANK, Edward SYMOENS kaj Angela TELLIER. Marc CUFFEZ
Ĉinio Voĉlegado por Zamenhof-jaro La 19-an kaj 20-an de oktobro, en la elementa lernejo Baotalu de Zhenjiangurbo, Jiangsu provinco, Ĉinio, okazis filmprezendado de la internacia konkurso de mallongaj filmoj pri „Teo kaj Amo” kaj legado por „ZamenhofJaro”. La premiitoj el Ĉinio, Rusio, Ĉeĥio, Usono kaj Slovakio kaj 200 instruistoj kaj gelernantoj de lokaj elementaj lernejoj partoprenis en la aktiveco. Ĵaŭde, kvar el la premiitaj filmoj taŭgaj por infanoj prezentiĝis. Ili estas „Teo ligas avon kaj nepon” (Tianjin-a Esperanto-Asocio), „Mi soifas” (Germanio, Svedio), „Granda Knabo” (Rusio) kaj „Patrino” (Ĉeĥio, Ĉinio kaj Slovakio). Vendrede okazis la aktivado por legado en la elementa lernejo Baotalu. Geknaboj voĉlegis poemojn kaj prozaĵojn en la ĉina lingvo kaj Esperanto. La geknaboj de la lerneja EOsocieto voĉlegis „Aŭtuno venas”, „En la domo”, „La homo kaj la sezonoj”, „Amika rondo”. Iu knabo rakontis antikvan francan rakonton „La fosilo”. La Esperanta prononco de la geknaboj estis laŭdata de famaj kaj veteranaj esperantistoj, kiuj venis de Ĉina Radio internacia, kaj de s-ino GONG Xiaofeng (Arko), vicprezidantino de ILEI. Ili diris, ke le geknaboj eĉ pli bone prononcas ol iuj plenkreskuloj. La rusa premiitino Olga SHILIAEVA diris, ke ilia prezentado estas ĝojige surpriza. Ŝi invitis ilin veni al Rusio kaj interŝanĝi opiniojn kun lokaj esperantistoj. La elementa lernejo Baotalu estas malnova lernejo kun historio ligita kun Esperanto. Tiel frue kiel en la tridekaj jaroj de la lasta jarcento s-ro Fu IPR 17/426
— página 27 del PDF —
Naowu, unu el la pioniroj de la ĉina Esperanta Movado jam organizis kaj gvidis en la lernejo Esperantan grupon, kies aktivado havis gravan influon kaj faris akceladon al la disvolviĝo de la Esperanta movado de Ĉinio. La geesperantistoj de la lernejo jam partoprenis plurfoje enlandajn kaj internaciajn Esperantajn kongresojn, kaj havis renkontiĝojn kun alilandaj esperantistoj. Oni ankaŭ konstante kontaktiĝis kun eksterlandaj esperantistoj per interreto; unu el la instruistinoj de la lernejo eĉ ricevis la urban honormedalon de la franca urbo Moutiers, kaj plie, du jarojn post tio, la Esperantosocieto de la lernejo ricevis la urban honor-medalon de la franca urbo Fontaine. La Esperanto-societo ankaŭ estis honore elektita kiel unu el elstaraj societoj de nia urbo kaj gajnis la unuan premion. Ĉi tiu serio da agadoj riĉigas la postlecionhoran vivon de la geknaboj kaj plifortigas ilian memfidon pri la lernado. Kiel s-ro WANG Chongfang, la fama esperantisto, tradukisto, kompilisto de la Ĉina-Esperanta kaj EsperantaĈina vortaroj, diris, „Se ellerni unu fremdan lingvon signifas malfermi fenestron, tiam ellerninte Esperanton, vi jam malfermis ĉiujn fenestrojn, tra kiuj vi povas vidi la tutan mondon.” La Filmprezendado pri Teo kaj Amo kaj la legado por „Zamenhof-Jaro” certe puŝos la Esperantan agadon de la lernejo pli antaŭen. Pere de Esperanto, kun teo en la maldekstra mano kaj kun amo en la dekstra, la geknaboj vivu en feliĉo!
SHI Xueqin (Neĝeta) IPR 17/427
— página 28 del PDF —
Germanio SALO en la valo: La 12-a Somera Arbara Lernejo por ĝemelurbaj gelernantoj el Herzberg (DE) kaj Góra (PL) organizita en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo Gelernantoj el ambaŭ urboj kun siaj instruistinoj pasigis en la somero 2017 unu semajnon kune en Sieber, urboparto de Herzberg en la suda parto de la Harz-montaro, en la valo de la rivero Sieber. Tia Somera Arbara Lernejo estis organizita nun la 12-an fojon en sinsekvo kaj ĝi proponis al la partoprenantoj ludhavan lernadon de Esperanto sub la gvido de Zsófia KÓRÓDY kaj Michaela STEGMAIER. La gelernantoj estis dividitaj en du grupojn laŭ la niveloj de lingvaj kapabloj: kelkaj estis spertaj lingvouzantoj, ĉar ili jam lernis Esperanton de kelkaj jaroj en sia lernejo kaj partoprenis en someraj lernejoj en la antaŭaj jaroj.
Aliaj estis komencintoj, do havis nur iom da antaŭscio pri Esperanto, sed dum la semajno, dank’ al la intensa lernado dum ĉ. 4-5 horoj en ĉiu tago, ankaŭ ili rapide progresis. La taga programskemo montris la kutiman ritmon: la antaŭtagmezajn Esperanto-lecionojn sekvis posttagmezaj libertempaj aktivaĵoj – sed ankaŭ tiuj okazis kun lingva ekzercado. Ĉiuj multe lernis, sportis, naĝis, ekskursis en la montaro, babilis, kantis kaj bone amuziĝis. IPR 17/428
— página 29 del PDF —
La 12-a SALO tamen estis iom alia, ol la antaŭaj. Unue, ĉar la ĉeforganizantino fariĝis Michaela, kiu pro siaj antaŭaj spertoj, kiel ofta SALO-partopreninto, nun jam fariĝis gvidantino kaj elpensinto de lernmaterialoj kaj ludoj por la 12-16-jaraj kursanoj. Ŝi kaj kelkaj aliaj germanaj gejunuloj estas membroj ankaŭ en la skolta movado, do facile venis la ideo kombini la du aferojn kaj konstrui la SALO-programon surbaze de skoltaj virtoj kaj kutimoj. En mia raporto mi metas kelkajn interesaĵojn en la fokuson. Eble ili servos ankaŭ kiel ideo-banko, uzebla modelo por aliaj gekolegoj. Sinprezenta formularo Kelkajn semajnojn antaŭ la renkontiĝo ĉiuj partoprenontoj ricevis formularon, per kiu ili devis sin prezenti, aldoni personajn datojn kaj foton, mencii hobiojn, ŝatojn kaj malŝatojn, priskribi talenton kaj kapablojn. Ili estis senditaj al la instruistoj kaj tiel ĉiuj ne nur lernis, kiel sin prezenti, sed oni povis lerni unu pri la aliaj jam antaŭ la alveno. Helpiloj Helpiloj por SALO-12 estis la titolo de 12-paĝa memverkita broŝuro, kiun ĉiu lernanto ricevis post la alveno. Ĝi enhavis utilajn vortojn por ĉiutagaĵoj kaj komprenado de instrukcioj, formularon por interkona bingo-ludo, kantojn por komuna kantado, langrompilojn, informojn pri skoltoj kaj priskribon de la t.n. insignoj, kiujn oni devis kolekti dum la semajno. Insignoj La insignoj estis etaj glumarkoj kun grafikaĵo, simbolo, kiu montris la plenumendajn taskojn, kiuj similis al kutimaj farendaĵoj ekz. en skoltaj tendaroj. Jen kelkaj bildetoj kun la signifo: ŝuo=trifoje partopreni en matena kurado, plumo=lerni min. 10 birdnomojn, manĝiloj=deĵori, helpi en la kuirejo por prepari matenmanĝon ktp. Tiuj insignoj, etaj instigiloj fariĝis tre popularaj, ja ekestis konkurso por kolekti ilin, ĉar post akiro ili estis gladitaj sur la verdajn koltukojn, kiujn ĉiu partoprenanto ricevis. Ju pli da insignoj, des pli bunta kaj alloga la koltuko fariĝis. La lernantoj ofte kalkulis, kiom da glumarkoj ili jam ricevis kaj fieris pri la atingitaj rezultoj. Nigra teatro Unu el la plej memorindaj eventoj estis la Teatro-tago. Kun helpo de invitita specialistino pri t.n. nigra teatro la lernantoj dum la tago pretigis siajn kostumojn, akcesoraĵojn kaj la scenejon por la vespera prezentado.
IPR 17/429
— página 30 del PDF —
Ili mem kreis koreografion, elpensis etajn scenojn, ekzercis sin pri movoj, dancoj, akrobataĵoj, kies prezentado en ultraviola lumo kaj kun taŭga muziko kreis magian efikon kaj ravis la publikon. Inter la spektantoj estis ankaŭ loĝantoj el Sieber, alvenintaj gepatroj, geamikoj kaj eĉ Lutz PETERS, urbestro de Herzberg. Estis mirinde, kiom rapide la gelernantoj sukcesis ne nur krei la enhavon de la prezentaĵo sed harmonie kunagi sursceneje – kvazaŭ ili estus jam de longa tempo membroj de iu teatra grupo. La longa aplaŭdo kaj la laŭdoj, gratuloj vere ĝojigis ĉiujn. Taglibro La verkado de taglibro havas jam tradicion, ĝin ni pretigas dum ĉiu SALO. Individue, en paroj aŭ en grupetoj la partoprenantoj ĉiutage skribas pri la eventoj, pri siaj travivaĵoj, spertoj, sentoj, opinioj ktp. kaj la plej lertaj ankaŭ aldonas memorigajn ilustraĵojn, desegnaĵojn. Ili povas uzi sian gepatran lingvon kaj kompreneble ankaŭ Esperanton. Ĉi-jare – dank’ ankaŭ al la partopreno de pluraj pli spertaj SALO-anoj – multajn paĝojn ili verkis en la internacia lingvo. Tiuj taglibroj estas poste uzataj por raportado en ambaŭ urboj en la Esperanto-kluboj, en la urbodomo, en lernejoj ktp., kaj partojn el ili ni sendas kiel aldonaĵon al la oficiala raportformularo de DPJW (DeutschPolnisches Jugendwerk), kiu partsume sponsoras junularajn renkontiĝojn inter Pollando kaj Germanio. Urbodoma akcepto La ĝemelurbaj gejunuloj estas konsiderataj kiel junaj delegitoj de sia urbo. Dum tiu semajno ili estas reprezentantoj de siaj lando, urbo, lernejo, kaj la gastiganta urbo aranĝas oficialan akcepton por la gastoj. Tiu 1-2-hora evento laŭ la tradicio okazas en la urbodomo kaj la urbestro (aŭ lia/ŝia komisiita anstataŭanto) akceptas la SALO-anojn. La programo enhavas komunan fotadon, informadon pri la urbo, ekonomio, politiko, interesaĵojn pri la ĉiutaga vivo, pri projektoj kaj planoj, sed povas okazi ankaŭ kvizo aŭ iu ludo, kantado, demandado, babilado. IPR 17/430
— página 31 del PDF —
Raportoj, fotoj pri SALO aperas sur la urba hejmpaĝo kaj de Herzberg kaj de Góra, en lokaj kaj regionaj gazetoj, kiel ekz. nun eĉ pluraj artikoloj en Harzkurier. Se vi interesiĝas pri pluaj detaloj, havas specialan demandon pri tiu sukcesa, regule organizita junulara renkontiĝo, ni volonte respondas, konsiliĝas kun gekolegoj. Zsófia KÓRÓDY
Hungario PONGRÁCZ Istvánné (1926-2017) La 1-an de septembro 2017 forpasis nia kolegino PONGRÁCZ Istvánné. Ŝi instruis al 1014-jaruloj la hungarajn lingvon kaj literaturon kaj la rusan lingvon. Esperanton ŝi lernis en la 1960-aj jaroj. Ekster la klasĉambro ŝi ne postulis gvidajn organizajn rolojn, sed ŝi akceptis labori en la urba pedagogia teamo de Szombathely, trapasi ekzamenon, partopreni metodikan kurson kaj instrui la lingvon. Ŝian entuziasmon kaj sukceson inter la gelernantoj atestas, ke ekzemple en la 80-aj jaroj ŝi gvidis jarojn post jaroj plurajn fakrondojn, instruis Esperanton kiel libervole elekteblan lingvon, eĉ ekster la lernejaj muroj ŝi arigis infanojn por E-kurso en kulturdomo. Ankaŭ ŝia sindediĉa laboro IPR 17/431
— página 32 del PDF —
kaŝiĝas malantaŭ la statistikoj de tiu ora epoko, ja ŝi estis unu el la plurcent pedagogoj, dank’ al kiuj fine de la 20-a jarcento en Hungario vasta publiko akiris konojn pri Esperanto kadre de oficiala instruado, de bazlernejoj ĝis universitatoj.
Japanio Speciala somera programo kun Prof. Barboza La 5an de aŭgusto, la japana ILEI-sekcio kunlabore kun la studeduka fako de Japana Esperanto-Instituto okazigis specialan programon kun brazila esperantisto Prof. Josias BARBOZA. Revenvoje al sia hejmo post la UK en Seulo, li vizitis Tokion. Profitante tiun ĉi okazon, ni planis tuttagan programon en la klasĉambro de JEI. Antaŭtagmeze, Barboza parolis pri la Esperanto-instruado kaj ĝenerala situacio en Brazilo. Kiel instruisto pri la portugala kaj la angla, li havas multe da spertoj ankaŭ en instruado de Esperanto kaj eldonis la lernolibron „ESPERANTO por lernejaj klasoj”, profesinivelan lernilon en 2008. Li diris, ke malgraŭ la favora enlanda kondiĉo por oficiale instrui Esperanton en lernejoj kaj la fakto, ke relative multaj brazilanoj studis en UAM, malofte estis E-lecionoj en universitatoj. Tio estis al mi iusence surpriza. Li multe parolis kaj ni multe demandis. Partoprenis 14 personoj. Posttagmeze, ni havis la okazon aktive partopreni en grupaj debatoj sub la gvido de Barboza.
IPR 17/432
— página 33 del PDF —
La temoj de la debatoj estis la jenaj du: „Ĉu la moralo degeneris?” kaj „Po ĉiu homa rajto unu homa devo. Ĉu?” Ni apartiĝis en du grupoj kaj kun samnivelaj parolantoj de la lingvo, ni multe ekzercis nin pri parolkapablo kaj parolemo en grupa etoso. Tia aktivado malofte okazas en Japanio kaj ne ĉiuj kutimiĝas al debatado, tamen ni sufiĉe ĝuis la okazon. Barboza lerte gvidis la sesion, pro kio ni multe dankas lin. Inter 15 partoprenantoj estis kvar alilandanoj momente loĝantaj en Tokio kaj la filino de Barboza, kiu komencis lerni Esperanton nur antaŭ duonjaro. ISIKAWA Tieko
Kroatio Valora festivalo, kiu kunigis homojn kaj kulturojn La unua Esperanta festivalo INTER-FEST okazis en Bjelovar de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2017 kaj estis titolita: KULTURA KUNFANDIĜO DE LA MULTETNA EŬROPO.
Oni pritraktis ĝin per koncertoj, prelegoj, libroprezentoj, turismaj ekskursoj, filmoprojekcioj kaj ekspozicioj. IPR 17/433
— página 34 del PDF —
La okazigo de la internacia festivalo INTER-FEST, dediĉita al la 130-jariĝo de Esperanto kaj la centa datreveno de la forpaso de Ludoviko Lazaro Zamenhof, la aŭtoro de ĉi tiu internacia lingvo, estas grandaj honoro kaj ĝojo por la bela urbo Bjelovar, kiu la Esperantan tradicion gardas jam pli ol unu jarcenton. Sabaton, la 5-an de aŭgusto, estis organizita ekskurso al Đurđevac, malnova urbo, kaj al ekspozicio de la fama kroata pentristo Ivan LACKOVIĆ. Poste okazis malfermo de la ekspozicioj Mia unua alfabetlibro, kaj infandesegnaĵoj, La flugiloj de fantazio. Grava evento okazis posttagmeze: prezento de Oklingva medicina enciklopedia vortaro de d-ro Jozo MAREVIĆ. La interkona vespero de la partoprenantoj estis en la Hotelo Central. Aliĝis 120 esperantistoj, sed alvenis ĉirkaŭ naŭdeko, kelkaj por unu aŭ du tagoj. La dua tago estis dediĉita al koncertoj kaj prezento de libroj. Koncertis Neven MRZLEČKI el Kroatio, Mikaelo BRONŜTEJN el Rusujo kaj urbaj kaj regionaj kulturartaj societoj. Ilia programo nomiĝis Bjelovar per koro kantas. La trian tagon okazis ronda tablo pri la festivala temo, Deklamkonkurso por gejunuloj kaj plenkeskuloj, prezento de la Esperanta traduko La nigra patrino, tero de Kristian NOVAK kaj internacia koncerto por bjelovaranoj kun la partopreno de Mikaelo BRONŜTEJN, Neven MRZLEČKI kaj la duopo Françoise-Dédé el Francio. La kvaran tagon estis malfermo de pentraĵ-ekspozicio Azia paletro de la korea pentristo Ho Song, prezento de du bulgaraj libroj Brakumi la mondon per Esperanto kaj La viro el la pasinteco. Oni ankaŭ prezentis infanlibron de la israela aŭtorino Luiza Carol, Tikiriki Tok el Strobilo. Marija Jerković havis mallongan kurson Ni lernu la kroatan. La literaturan kunlaboron inter kroataj kaj polaj esperantistoj prezentis Tomasz Chmielik el Pollando. La kvaran tagon oni vizitis la naskiĝlokon de la kroata verkisto Mato Lovrak, kies libron La trajno en la neĝo UEA proklamis kiel Infanlibron de la jaro 2015. Poste la partoprenantoj ĝuis en la najbaraj naĝbasenoj. La kvina kaj sesa tagoj estis dediĉitaj al ekskursoj: Konatiĝu kun Kroatio. Dum tiuj tagoj estis organizataj ekskursoj al la ĉefurbo Zagreb: la kvina tago IPR 17/434
— página 35 del PDF —
al Stubica kaj Kumrovec, la sesa al Varaždin kaj Trakošćan. La lasta tago estis Adiaŭa tago. INTER-FEST celas fariĝi rekonata eŭropa Esperantoaranĝo kun vasta gamo da programoj, kiuj al neesperantista medio prezentos la praktikan uzeblon de Esperanto kaj pere de tio instigos ĝian lernadon kaj instruadon. INTER-FEST volas stimuli la Esperantan kulturkreadon kaj levi la prestiĝon de EO en la kultura kampo. La unua festivalo certe tion atingis. Marija JERKOVIĆ
Pri 499 Post diskuto inter Mirejo „onklino” kaj Henrik „nevo” (kadre de la programo Ekparolu de edukado.net) venis jena mesaĝo de Henrik al Mirejo (2017-06- 11) Saluton Mirejo, Mi nun serĉis pri Esperanto kaj la Dewey-Dekuma Klasifiko: mi trovis iom, sed ne multe. Ĉiuokaze, ĉi tie estas mallonga teksto pri la temo: Dek unu jarojn antaŭ la Unua Libro de Doktoro Zamenhof, usona bibliotekisto, Melvil DEWEY, eldonis la 10-an de junio 1876 sian „Dewey Dekuman Klasifikon (DDK)” (Dewey Decimal Classification (DDC)), kiu estas verko tiel grava kiel la Unua Libro: ankoraŭ hodiaŭ la DDK estas la plej uzata sistemo por organizi la scion de la mondo; pli precize, por organizi la scion de bibliotekoj tra la mondo. Kiel funkcias la DDK? La klasifiko uzas numerojn de 000 ĝis 999. Unue, la DDK havas dek ĉefajn kategoriojn: 000: Ĝenerala 500: Naturscienco 100: Filozofio kaj Psikologio 600: Teknologio 200: Religio 700: Arto kaj Amuzaĵo 300: Sociaj Sciencoj 800: Literaturo 400: Lingvoj 900: Historio kaj Geografio Tiam, la sekvaj subdividoj dependas de la kategorio (ekzemple, 510 estas Matematiko, 520 Astronomio, 530 Fiziko, 540 Ĥemio ktp.). Nature, ni trovos Esperanton en la kategorio 400, sed kie precize? 400-409: Ĝeneralaj verkoj pri lingvoj 410-419: Lingvosciencoj, kaj signolingvo (419) 420-429: Angla 430-439: Germana 440-449: Franca IPR 17/435
— página 36 del PDF —
450-459: Itala 460-469: Hispana kaj portugala 470-479: Latina 480-489: Greka 490-499: Aliaj lingvoj En la lasta subkategorio ni trovas ekzemple keltajn lingvojn (491), afrikajn lingvojn (496) kaj „Oceaniajn kaj diversajn lingvojn” (499). Kiam Amikumu lanĉiĝos por aliaj lingvoj, ĝi havos datumbazon en pli ol 7 800 lingvoj, ĉiu el kiuj troviĝas en ia subkategorio de la Dewey-Dekuma Klasifiko. Mi ne havas la tutan liston, sed mi scias, ke la kategorio 499.442 estas por la Maoria lingvo (Nov-Zelando), kaj… Esperanto havas sian propran kategorion, kiu estas 499.992! Nun, la kategorio 499.992 enhavas librojn pri Esperanto (vortaroj, lernolibroj ktp.). Se vi volas trovi novelojn en Esperanto, vi devas serĉi sub la kategorio 899.992 (800: Literaturo, 890: Aliaj literaturoj, 899: Literaturo de Oceanio kaj diversaj literaturoj). Kaj se vi volas trovi librojn pri alia temo, skribitajn en Esperanto, vi devas serĉi en la ĝusta kategorio. Do, ekz., vi trovos libron pri astronomio skribitan en Esperanto sub 520, kaj libron pri vojaĝo en Aŭstralio sub 919.4 ktp. Nun, kiam mi serĉis librojn pri kaj en Esperanto en mia loka publika biblioteko, mi trovis ankaŭ kelkajn malnovajn librojn pri Esperanto sub la kategorio 408.92. Kial? Ĉar tiu kategorio traktas pri „Endanĝeritaj lingvoj”. Feliĉe, mi pensas, ke Esperanto ne plu estas kandidato por tiu kategorio. Mi ne scias, kiam Esperanto estis aldonita en la kategorio 499, sed mi ne surpriziĝus, se estis antaŭ la jaro 1900. Ni bezonus demandi iu ajn spertan bibliotekiston… Salutojn de Nov-Zelando, Henrik
Noto: Henrik HILLERSTRÖM estas „nevo” en la programo „Ekparolu!” de edukado.net. Li havis interparoladon kun Mirejo. Nun li jam fariĝas kontribuanto de IPR. Gratulojn al li!
IPR 17/436
— página 37 del PDF —
La 51-a ILEI-Kongreso en Madrido 2018 Inter Don-Kiĥoto kaj Sanĉo Panzo Cervanto, la grandulo de la hispana kulturo, kun siaj literaturaj herooj Don-Kiĥoto kaj Sanĉo Panzo titolpaĝe de ĉi tiu kajero alvokas partoprenontojn al la kongresoj de HEF kaj ILEI okazontaj inter la 20-a kaj 28-a de julio 2018 en Madrido. Ne hazarde ili. La revoj de DonKiĥoto, liaj streboj al noblaj idealoj kaj metafora batalo kontraŭ ventmueliloj, povas ankaŭ metafori la strebojn de esperantistaro al justa komunikado kaj kontraŭ la ventmueliloj de kultura hegemonio, inspiritajn de la Interna ideo kiel Don-Kiĥoton inspiris la idealigita amo al Dulsinea de Toboso. Kaj la pragmata Sanĉo Panzo metaforas la nepron, ke tiuj streboj ĉerpu la inspiron kaj energion el la realo de homara evoluo kaj realaj homaj bezonoj. La Don-Kiĥota idealismo kaj Sanĉo-Panza pragmatismo, la finvenkismo kaj raŭmismo, la multlingvismo kaj nur-angla tutmondismo – jen antipodoj kiuj ne eblas unu sen la alia. Ĉu la vivo estas nur revo kaj ŝajno, kiel sugestas Don-Kiĥoto, aŭ ĝi estas firme ligita al la materia realo, kiel respondas Sanĉo Panzo? Ĉu la Interna ideo estas neatingebla gvidstelo de la esperantistoj, aŭ ĉu ilia praktika uzo kaj ĝuo de la Internacia lingvo de D-ro Esperanto povas reale plibonigi la mondan komunikordon? Hispanaj esperantistoj kaj esperantistaj pedagogoj de la tuta mondo dum siaj kunligitaj kongresoj en Madrido julie 2018 ne tro zorgos pri tiuj dilemoj. Ne forgesante la idealojn de esperantismo, ili koncentros sin al la reala kultura heredaĵo de Esperanto kaj aktuala kulturkreado en Esperanto. La kongresejo La antaŭe anoncita kongresejo en la studenta rezidejo „Chaminade” ne plu validas ĉar ĝia estraro ŝanĝis planojn por la somero 2018. LKK devis serĉi alian solvon ĉe studentaj rezidejoj de la universitato UCM (Universidad Complutense de Madrid). Post iom longa tempo venis oferto por kongresejo en la rezidejo Colegio Mayor „Teresa de Jesús” (https://www.ucm.es/cmteresa-de-jesus) eĉ kun pli bonaj prezoj kaj kondiĉoj ol estis ĉe „Chaminade”. Tiuj ŝanĝoj prokrastigis kunmeton de la kongresa buĝeto kaj IPR 17/437
— página 38 del PDF —
kotiztabelo. Sekve la aliĝilo ne povis esti preta por ĉi tiu numero de IPR sen kaŭzi pli grandan malfruon de la revuo. La membraro kaj aliaj interesatoj ricevos la aliĝilon alivoje: rete, aŭ per la tradicia poŝto por tiuj kiuj ne uzas la reton. La programo Kiel ĉiujare, ankaŭ ĉi-foje aperos novaĵoj en la tradicia ILEI-kongresa programo. La plej granda programa novaĵo en Madrido estos du komunaj tagoj de la Hispana Kongreso de Esperanto kaj Kongreso de ILEI, riĉaj je kultura programo laŭ la tradicio de hispanaj E-kongresoj. La Simpozio pri la kongresa temo La kultura heredaĵo de Esperanto estos organizita kunlabore kun la universitato UCM. Pliaj kaj pli konkretaj informoj aperos en kongresaj komunikoj, en la retejo ilei.info kaj en la venontaj numeroj de IPR. Radojica PETROVIĈ, estrarano pri kongresoj de ILEI
ILEI-Kongresoj en 2019 kaj 2020 Konkurso por elekto de invitantoj de kongresoj de ILEI en la jaroj 2019 kaj 2020 Laŭ la Konferenca Regularo (www.ilei.info/dok/Konferenca\_regularo.pdf), la Estraro de ILEI invitas sekciojn de ILEI, aŭ aliajn Esperanto-organizojn kunlabore kun la ILEI-sekcio, aŭ memstare se en la lando ne ekzistas sekcio de ILEI, kandidatiĝi por: • invitanto de la 52-a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2019 • invitanto de la 53-a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2020. Organizaj postuloj o La invitanto devas disponi sufiĉajn organizajn fortojn por organizi la Kongreson kunlabore kun la Estraro de ILEI. o La kongreso devas esti sendependa,sen konkurenco de aliaj eventoj. o Financa mastrumado de la kongreso apartenas al ILEI. LKK dezirinde disponu enlandan bankkonton por faciligo de enlandaj pagoj. IPR 17/438
— página 39 del PDF —
o La Konferenca Regularo de ILEI estas deviga por ILEI kaj por la konresa invitanto. o LKK laboras sub gvido de la estrarano pri kongresoj de ILEI kaj kune kun li/ŝi respondecas pri la kongresorganiza laboro al la Estraro de ILEI. Kriterioj La Estraro de ILEI taksos la kandidatojn kaj elektos kongresinvitontojn laŭ la jenaj kriterioj: organizaj forto kaj spertoj, taŭgeco, kostoj de la proponata kongresejo kun teknikaĵoj, loĝkostoj kaj komforto, atingeblo, proponata enhavo kaj proksimumaj kostoj de turisma kaj kultura programo, atendebla subteno de lokaj aŭtoritatoj kaj amaskomunikiloj, ŝancoj por gajni subvencion, atendeblaj efikoj al la lokaj E-movado kaj ekstermovada medio, kiom longe ILEI ne konferencis aŭ kongresis en la kandidata lando, facileco kaj kosto de veturo inter la Kongreso kaj UK se la ILEI-Kongreso okazos ĵus antaŭ aŭ tuj post UK. Kiel konkursi? Kandidatiĝan leteron, kun esprimita kaj motivita intenco inviti la kongreson, precizigante por kiu kongreso vi kandidatiĝas, ĉu en la jaro 2019 aŭ 2020, bonvolu sendi retpoŝte al la estrarano pri kongresoj: Radojica Petrović <radojica.petrovic.rs@gmail.com> , kopie al <ilei.sekretario@gmail.com> plej laste ĝis: 31 januaro 2018. Bonvolu aldoni al la letero: • Deklaron, ke vi akceptas la Konferencan Regularon de ILEI kaj subskribitan ekzempleron de la Regularo kiel ateston, ke vi respektos ĝin se via invito estos akceptita; •
Bazajn informojn laŭ la jena demandaro: 1. Konciza prezento de la organizaĵo/ILEI-sekcio, kiu kandidatiĝas por inviti la kongreson, ĝiaj organiza strukturo, adres- kaj kontaktinformoj, agadplanoj, agadrezultoj kaj motivoj por kandidatiĝi. 2. Ĉu iam antaŭe okazis iu ILEI-aranĝo en via lando? Kiu, kiam? 3. Prezento de ebla LKK: prezidanto, kasisto kaj aliaj. 4. Kion kaj kiomkostan vi proponas por la kongresejo? 5. Kiujn datojn vi proponas por la kongreso kaj kiel ĝi rilatus al aliaj E-eventoj, precipe al UK? 6. Kian kaj kiomkostan (proksimume) loĝadon vi povos proponi? 7. Kiaj estas veturebloj por alveno kaj foriro de kongresanoj? IPR 17/439
— página 40 del PDF —
8. Kian subtenon de la loka/landa E-movado kaj ne-movadaj institucioj vi povas certigi por la kongreso? 9. Kion, por orienti, vi proponas por la turisma kaj kultura programo? 10. Ĉu eblas peti subvencion por la kongreso aŭ iu ĝia programero? 11. Kiaj, kiutempaj, kiom longaj kaj kiom kostaj (proksimume) estas vojaĝebloj inter la proponata kongresurbo kaj okazejo de UK se la Kongreso okazos ĵus antaŭ aŭ tuj post UK? 12. Ĉu vi povas proponi antaŭkongresan aŭ postkongresan turisman kaj/aŭ fakan programon por kongresanoj kiuj dezirus viziti vian landon pli longe ol la kongressemajnon? Limdatoj Por la 52-a Kongreso en la jaro 2019 Ĝis 2018/02/28: Kandidatiĝoj Ĝis 2018/04/15: Decido de la Estraro pri loko kaj datoj de la kongreso En majo 2018: Vizito de la estrarano pri kongresoj kaj kunsido kun LKK en la kongresurbo Ĝis 2018/06/30: Kongresaj buĝeto kaj programskizo, kontraktoj kun servodonantoj (kongresejo, hoteloj, …), la una komuniko, informoj kaj varbiloj dissenditaj kaj -ataj 2018/07/21-28: Prezento de la kongres-urbo kaj -lando 2019 dum la 51-a Kongreso en Madrido; Startigo de la aliĝado Por la 53-a Kongreso en la jaro 2020 Ĝis 2018/05/31: Kandidatiĝoj Ĝis 2018/06/30: La Estraro aprobas rekomendojn al nova Estraro elektota en Madrido 2018/07/21-28: Transdono de la konkursa materialo kaj rekomendoj al la nova Estraro por plukonsidero kaj findecido. Prezento de la perspektivoj de ILEI-kongreso en 2020. Pli detalan tekston de la konkurso kun aldonaĵoj eblas legi en kongrespaĝoj de ilei.info. Por la Estraro, Radojica PETROVIĈ, estrarano pri kongresoj Dorskovrile: La Madrida LKK bonvenigas vin. De maldekstre: Manolo Parra, Santos Olan, José Antonio del Barrio, Radojica Petroviĉ, Felix Lobo, Ricardo Biurrun kaj Águeda Biurrun González. IPR 17/440
— página 41 del PDF —
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Christophe Chazarein, Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Rob Moerbeek. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: M. Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Goro Kimura, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat. Estrare: Gong Xiaofeng „Arko”, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la Jarlibron de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Arina Osipova. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr, Jean-Pierre Boulet, Pascale Voldoire. kaj aliaj
IPR 17/441
— página 42 del PDF —
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko. Tio kostas por A-landanoj 32 EUR kaj por Blandanoj 18 EUR. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE8400 Oostende. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, <moerbeekr@gmail.com>. Ni fermis la nunan numeron la 30-an de novembro 2017, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de januaro 2018.
IPR 17/442
— página 43 del PDF —
„Chaplin“ propagandis la libreton Poŝamiko dum UK en Buenos Aires. Legu la artikolon de Dennis Keefe pri silentaj filmoj sur p. 4.
IPR 17/443
IPR 2018/1
— página 1 del PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 48 – trimonata
18/1 Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Monique Arnaud Mireille Grosjean Isikawa Tieko Katalin Kováts Stefan MacGill Alessandra Madella Mónika Molnár József Németh Radojica Petroviĉ Roberto Pigro Gilles Tabard Renée Triolle
— página 2 del PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN) ………………………………………………………………….. 3 Mónika MOLNÁR: Freinet-pedagogio – Parto III ……………………………………………. 4 Alessandra MADELLA: Pri la instruado al mil gestudentoj ĉe la Artkolegio de Kunming (Ĉinio) …………………………………………………………………………………. 12 3 gravaj eventoj en rilato kun UNESKO (R.TRIOLLE, M.ARNAUD, M.GROSJEAN) 16 Paŝoj al plena agnosko (Mireille GROSJEAN) ……………………………………………….. 19 EDUKADO AL PACO laŭ Lech WAŁĘSA (Renée TRIOLLE) …………………………… 21 Kongresaj informoj, aliĝilo (Radojica PETROVIĈ)………………………………………….. 23 Konkursoj (Gilles TABARD, Roberto PIGRO, Mireille GROSJEAN) ……………………. 27 El la landoj kaj sekcioj (HU, JP) ………………………………………………………………… 30 20 kuraĝaj gestudentoj laboras por akiri diplomon […] (M. GROSJEAN) …………. 32 AMO – ĉe viv-eko aŭ viv-daŭrigo? (Stefan MACGILL) …………………………………… 33 Ekparolu! okazigis 850 parolsesiojn (Katalin KOVÁTS) …………………………………. 34 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ………………………………………………………….. 36 Adresaro de la Sekciestroj, Reprezentantoj, Kontaktpersonoj …………………………. 38
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>. Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Rilatoj kun UNESKO kaj FIPLV. Observanto de ILEI ĉe UEA. Informado al ekstero. Ekzamenoj. Vicprez.: GONG Xiaofeng „Arko”, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. <arko.gong@qq.com>. Universitata agado. Sekretario: Emile MALANDA NIANGA. P. O. BOX 2787 Cape Town 8000, SudAfriko. <emalandan@yahoo.fr>, <ilei.sekretario@gmail.com>. Kontakto kun sekcioj. Koleghelpa Kaso. Vicsekr.: Elena NADIKOVA. ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Eo-centroj. Estrarano pri financoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Kongresoj de ILEI, rilatoj kun TEJO, retaj aferoj, „Interkulturo”. Estrarano: Ivan COLLING. Cx.P. 1701, Ag. Mal. Deodoro, Curitiba, PR. BR-80011970, Brazilo. <iecolling@yahoo.com.br>. Universitata agado.
IPR 18/12
— página 3 del PDF —
Scienca Komitato
Enkonduko
Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario, vic-prez. de UEA Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet
Karaj legantoj, Jen denove tre bunta revuo por vi. Aperas malferme la tria parto de la detala prezento de Mónika Molnár. Ni ĉiuj povas trovi inspiron legante pri Freinet.
1
AdE – Akademio de Esperanto
Sur la titolkovrilo: La gelernantoj de la lernejo „La Granda Ursino” ludas ludon, en kiu ne estas malvenkantoj, dum ilia junia kampadumo (vd. p. 4)
Same ni povas trovi inspiron legante la artikolon de Alessandra Madella pri la instruado al mil ĉinaj junuloj. Eble tiaj situacioj oftiĝos estontece. La Ĝenerala Konferenco de UNESKO okazis en oktobro-novembro 2017 kaj altiris la atenton de la tuta mondo. Nia teamo el kvin observantoj estis multe pli ol observantoj ; ili estis efikaj agantoj en la koridoroj kaj salonoj de la ĉefa sidejo de UNESKO en Parizo. Tri raportoj ebligos al vi flari la etoson de tiu grava evento. La dekan de decembro mi estis en Parizo por partopreni AMO-seminarion de UEA, kune kun gravuloj de UEA kaj de TEJO. Ni povis skizi la fareblajn paŝojn por desegni padon ĉe UNESKO por nia kara lingvo. Fine de tiu ĉi numero vi ekscios ne ĉion, sed multon pri nia pinta evento de 2018: nia madrida kongreso. Ni tre antaŭĝojas revidi vin en tiu okazo ! Ni deziras al vi agrablan legadon! Mireille GROSJEAN Prezidanto de ILEI
IPR 18/13
— página 4 del PDF —
Freinet-pedagogio – Parto III La praktiko de la teorio – La Freinet-pedagogio en vera lernejo – de Mónika MOLNÁR (Svislando/Hungario) Pri la aŭtoro MOLNÁR, Mónika – Diplomita instruisto pri informadiko, italaj lingvo kaj literaturo, kino-pedagogio, Esperanto kaj interlingvistiko, regula kunlaboranto de la revuo Juna Amiko, de la porinstruista retpaĝaro edukado.net kaj rajtigita ekzamenanto por la KER-ekzameno kaj la ILEI/UEA-ekzamenoj. Vivas aktuale en Svislando, kie de pluraj jaroj ŝi instruas en la svisa lernejo „La Grande Ourse”, i.a. ankaŭ Esperanton al 616-jaraj gelernantoj.
Resumo al la 3-parta artikolserio La eduka sistemo suferas kaj bedaŭrinde suferigas siajn aktorojn, kvankam ne mankas bonvolaj homoj, kiuj serĉas iun solvon. La problemo ne estas novdata, sufiĉas retrorigardi kaj vidi eminentajn pedagogojn, kiel Célestin Freinet, kiuj luktis por plibonigoj. La Freinetpedagogio aplikas diversajn bone ellaboritajn teknikojn, el kiuj tiu de la lerneja korespondado estas unu el la plej ekspluateblaj de la Esperanto-instruistoj. La svisa lernejo, „La Granda Ursino” apartenas al tiuj malmultaj lernejoj, kiuj sekvas la pedagogion de Freinet. Kunplektiĝante kun la Freinet-pedagogio kaj kun ĝiaj teknikoj, Esperanto havas gravan rolon kiel la unue lernata lingvo de ĉiuj tieaj gelernantoj.
Kiel kunligiĝas la vojoj de la pollanda Zamenhof, la franca Freinet kaj la svisa lernejo „La Granda Ursino”? Zamenhof revis pri lingvo, kiu apartenos al ĉiuj siaj uzantoj. Freinet opiniis, ke lingvojn oni lernas ne por scii, sed por uzi. Nia lernejo, „La Granda Ursino”, praktikas iliajn principojn. IPR 18/14
— página 5 del PDF —
La lernejo „La Granda Ursino” malfermis siajn pordojn en 1983, en la franclingva parto de Svislando, en La Chaux-deFonds. Ĝin fondis la gepatroj de la tiamaj gelernantoj, kiuj volis, ke la lernado ne estu iu ŝarĝo por la infanoj, sed ke ili havu emon iri lernejen, ĉar ŝatante tion, kion oni faras, la atingoj estas pli bonaj kaj efikaj. Farante ion kontraŭvole, eĉ atingante momentajn rezultojn, la vera scio tamen restas tre malproksima. Ili volis, ke iliaj gefiloj alproprigu la respekton de si mem, de la aliaj, de la materialoj; ke ili alproprigu bonan konduton en interhomaj rilatoj. Estas tre granda akcento sur la respekto, la aŭtonomio kaj la aktiveco. Ili simple volis prepari siajn junulojn al la vera, aktiva, demokrata kaj respekto-plena vivo. La kunlaboro inter gelernantoj – instruistoj – gepatroj estas esenca parto de nia lernejo, ĝia bona funkciado forte dependas de la ĝusta rolo de tiuj tri pilieroj. „La Granda Ursino” estas unu el tiuj malmultaj lernejoj, kie oni praktikas la Freinet-pedagogion. Kvankam ekzistas aliaj lernejoj kun similaj tendencoj kaj klopodoj, ĉefe en Finnlando, tamen ili ne nepre sekvas tiun ĉi pedagogion. La plej okulfrapa diferenco kompare kun multaj tradiciaj lernejoj estas, ke la klasĉambro ne similas al klasika klasĉambro, ja la gelernantoj havas siajn skribotablojn dise en la ejo, grupiĝinte kun tiuj, apud kiuj ili volas labori. Estas nur du grupoj kun diversaĝaj gelernantoj, la grupo I (12-16-jaraj) kaj la grupo II (6-12-jaraj). La grupoj nomiĝas laŭ siaj etaĝoj por eviti la malbone akceptitajn distingojn „grandaj” kaj „malgrandaj”. La plej orelfrapa diferenco estas la malĉeesto de sonorilo, kiu markus 45minutajn lernperiodojn aŭ ion ajn. Ni laboras surbaze de projektoj en kiuj envolviĝas la diversaj scioj pri matematiko, gepatra lingvo, sciencoj, artoj ktp. La projektojn foje ni elektas laŭ kriterioj, foje ili doniĝas tute nature aŭ el iu aktualaĵo venanta el la ĉiutaga vivo aŭ el personaj cirkonstancoj.
IPR 18/15
— página 6 del PDF —
Nia aktuala temo prezentiĝis per granda donaco, kiun ni ricevis de s-ro Hori Jasuo dank’al niaj personaj kontaktoj pere de Esperanto. Ni ricevis grandan kompleton de tradicia, japana puparo, tiom grandan, ke necesis pluraj grandaj pakaĵoj por povi sendi ilin. Kiam ni malfermis la skatolojn, la infanoj estis tute ekscititaj kaj ne ĉesis demandadi nin pri la unuopaj pecoj, kio ili estas, kion ili simbolas. Sincere dirite, 1-2 gelernantoj sciis pli ol ni, la instruistoj, ĉar ili estis jam forte altiritaj de la japana kulturo pere de aliaj ŝatokupoj. Tiu granda intereso puŝis nin ekspluati la scivolemon de la gelernantoj kaj valorigi la sciojn de tiuj 1-2, proponante projekton pri Japanio. Kompreneble ni ne havis tute pretan materialon, libron aŭ ion ajn pri la temo, sed ne gravis, ĉar unuflanke en tiu momento ĉiuokaze ni estis farantaj alian projekton, kiun ni devis unue fini, aliflanke ni tre malofte uzas la „antaŭklasan instrumetodon”, kie la instruisto parolas kaj la gelernantoj nur aŭskultas. Por la sekva lernojaro ni preparis tem-proponojn, informiĝis pri alireblaj materialoj kaj luprenis aŭ akiris ilin. Ni serĉis kaj invitis personojn, kiuj aŭ profesie aŭ laŭinterese estas konsiderataj kiel specialistoj pri la diversaj temoj. Post la tem-proponoj, la gelernantoj povis elekti tiujn, kiuj pleje interesas ilin. Formiĝis grupetoj de duopoj (ĉiam unu pli juna kun unu pli aĝa) kaj komenciĝis la esplora kunlaboro. Por tio ili uzis librojn, periodaĵojn, filmetojn, materialojn ricevitajn rekte el Japanio, demandaron kompilitan kaj adresitan en Esperanto al Hori Jasuo kaj la IPR 18/16
— página 7 del PDF —
vastajn konojn kun multaj fotoj de Mireille Grosjean, kiun ni invitis kaj por prelegi pri Japanio al ĉiuj, kaj por individuaj kunsidoj kun la duopoj. Kutime, kiam la grupetoj bone pristudis siajn temojn, ni okazigas preleg-seriojn, ene de kiuj ili prezentas la akiritajn konojn al la aliaj. La prezentitajn tekstojn, kiujn ili mem kompilis pli frue baze de la akiritaj informoj, post korektado ili kopios kaj ilustros en la tiel nomata „Bela-Kajero”. En tiun kajeron eniras ĉiuj dumjare traktitaj temoj de la projekto aŭ aliaj gravaj travivaĵoj. Ni povas konsideri ilin „inversaj lernolibroj”, ĉar en ili estas ne lernenda materialo, farita de plenkreskuloj kaj ricevita komence de la lernojaro, sed lernita materialo, finkompilita de la gelernantoj mem por la fino de la lernojaro. Mi povas aserti, ke ne nur la nomo estas „bela” de tiuj kajeroj. Ofte okazas, ke el elektitaj tekstoj la gelernantoj kompilas ankaŭ lernejan ĵurnalon. En la tempo de Freinet tio okazis per uzo de propra presilo kaj kvankam ni eĉ havas tiajn presileton, ni tamen faras tion per komputiloj. Ĉu tio signifas, ke ni ne estas fidelaj al la teknikoj de Freinet? Ne, tute simple ni adaptas ilin al nia epoko, al niaj ebloj. Ni certas, ke ankaŭ Freinet utiligintus komputilojn, se ili ekzistintus jam en lia epoko. Ja li mem parolis pri tiu metiisto, kiu klopodas modernigi sian atelieron kaj kiel li, ankaŭ ni povas provi modernigi la ilojn de la lernejo, adaptante aŭ readaptante la lernejon al ĝia ĉirkaŭaĵo por pli bona efiko de niaj investoj. Estus malfacile detali ĉiujn paŝojn de tiu ĉi instru- kaj lern-procedo, tamen mi esperas, ke la ekzemploj povas doni al vi almenaŭ ideon pri tiu ĉi aliro al la scioj.
IPR 18/17
— página 8 del PDF —
Labori per projektoj ne estas la nura formo por akiri sciojn. Paralele disvolviĝas ankaŭ individuaj laboroj direktitaj pere de laborplanoj, ekzekuciitaj tra memkorekteblaj taskofolioj (speciale kreitaj por la Freinetpedagogio), personaj, libertemaj tekstoj, desegnoj, manlaboroj. La gelernantoj lernas ankaŭ kuiri, de la unua paŝo de tiu procedo ĝis la lasta, sen havi apartajn lecionojn pri kuirado. Kiel tio eblas? La pli junaj (10-12-jaraj) elektas la farotajn receptojn kun siaj gepatroj (gepatra kunlaboro), la pli aĝaj elektas tiujn jam ili mem en la lernejo (aŭtonomio) konsiderante kelkajn regulojn pri nutraĵeroj, laŭlokeco, laŭsezoneco ktp. (utilaj konoj por la konscia ĉiutaga vivo). Poste ili reskribas la receptojn: la pli junaj rekopias mane, la pli aĝaj reformulas kaj tajpas ilin en tabula formo (tekstokompreno, gepatra lingvo, komputilaj scioj). La sekva paŝo estas la kalkuloj de la ingredienc-kvantoj por ĉiuj kunmanĝontoj (19-23 personoj) kaj de la prezo de la ingrediencoj, kiu ne transpasu donitan buĝeton (matematiko, ekonomio, buĝeto). La gelernantoj devas ekzerci sin pri la receptoj hejme, komence kun eventuala helpo ĝis la sukceso sen helpo kaj ili estos pritaksitaj fare de la gepatroj (gepatra kunlaboro). La aĉetaĵojn devas fari la gelernantoj mem (konscia elekto de varoj, manipulado de mono, konsciiĝo pri pezoj, matematiko). La fina fazo estas la kuirado mem en duopo, sen plenkreska asisto. Havante unu horon kaj duonon je dispono, ili devas prepari la manĝaĵon por dudeko da personoj (organizado, kunlaboro, respondeco, praktiko, solidareco). Kompreneble ili devas ankaŭ ĉion purigi kaj lasi la kuirejon en ordo, same kiel ili mem purigas ĉiusemajne la klasĉambrojn kaj la komunajn lokojn laŭ difinita plano (praktiko, respondeco, organizado, respekto). Eble superfluas aldoni, ke tiumaniere ni ne vere havas problemojn pri disciplinado, ja ĉiuj volas, ke ilia laboro estu respektata kaj tio komenciĝas per la respekto de la laboro de la aliaj. Ĉu vi rimarkis kiom da terenoj ni tuŝis per „simpla” kuirado? IPR 18/18
— página 9 del PDF —
En „La Granda Ursino”, la unua fremda lingvo kompreneble estas Esperanto. La kialo evidentas pro la avantaĝoj, kiujn ni traktis en la antaŭaj numeroj. Pere de Esperanto ili havas sukceso-senton tre-tre frue kaj ili akiras aŭ reakiras memfidon. La lernado de Esperanto helpas ne nur la aliron de la sekvaj lingvoj, sed helpas pli bone kompreni eĉ sian propran lingvon. Esperanto estas instruata ankaŭ pro aliaj kialoj, ĉar per ĝi eĉ la logiko en matematiko estas helpata, per ĝi oni tuŝas ankaŭ interkulturon, geografion, historion, civitanecon. Oni devas klopodi ankaŭ kapti ĉiujn okazojn, kiel Freinet faris siatempe, por praktiki la lingvon diversterene, diversmaniere. Ekzemple kiam venas esperantistaj gastoj en la regionon, ni kaptas la okazon fari intervjuon kun ili, aŭ prezentigi vive iliajn kulturojn, tradiciojn. Krom tio, kiel Freinet korespondigis siajn gelernantojn, ankaŭ la ĉi tieaj gelernantoj korespondas kun aliaj klasoj, aktuale kun Benino, Japanio, Urugvajo, Pollando kaj iam kun Manksujo kaj Brazilo. La gelernantoj havas korespond-kajeron, en kiun unuflanke ili gluas la ricevitan leteron, aliflanke skribas la respondon. En tiu kajero mi korektas iliajn respondojn kaj ili rekopias tiujn korektitajn tekstojn sur belan paperon, faras desegnaĵojn aŭ aldonas fotojn, bildojn, poŝtkartojn, monerojn ktp. por sia korespondpartnero. Estas ĉiam interese kaj entuziasmige ricevi respondojn el foraj landoj, kie la kutimoj tiom malsamas de la niaj. La Esperanto-lecionoj kutime estas viglaj kun tre diversaj aktivecoj, ni havas sufiĉe da libroj libere alireblaj al la gelernantoj kaj jam de kelkaj jaroj ili aktive partoprenas en la Esperanto-Sumoo, kiu konsistas el legado de libroj. Ĉefe la pli grandaj gelernantoj preskaŭ ĉiun duan monaton engaĝiĝas por legi dum 2 semajnoj ĉiutage difinitan kvanton de paĝoj en iu elektita libro. Krom la libroj, ankaŭ la instruista kofro estas plena je materialoj, ĉefe mem-faritaj laŭ la pormomentaj bezonoj. Interesa kaj valora materialo estas ankaŭ la „kamiŝibajo”, japana bildaŭ paperteatro, kiu uzas specialan aparaton montranta la bildojn de la rakonto al la publiko kaj la legeblan tekston al la rakontanto, kiu troviĝas malantaŭ ĝi. Tiun ĉi teknikon ni ne uzas regule, nur de tempo al tempo, ĉar ĝia preparado bezonas multe da tempo. Kompreneble nun, en la japana projekto ĝi tre aktualas. La unua tiutipa kreado okazis en 2008, kiam ĉiuj gelernantoj preparis sian propran historion kaj kune ni IPR 18/19
— página 10 del PDF —
preparis unu enorman, akvarelan kamiŝibajon, kiun ni prezentis publike, en Esperanto en la loka biblioteko, kadre de kultura programo de la Svisa Esperanto-Societo. Dum la preparado la gelernantoj inventas rakonteton, skribas kaj ilustras ĝin laŭetape elektante laŭplaĉe la teknikon. Poste tiuj libertemaj tekstoj estas uzataj ankaŭ por aliaj lingvoj. La plej junaj kreas ĝin en Esperanto kun traduko al la gepatra lingvo (ĉe ni la franca), la pli aĝaj gelernantoj kreas ĝin en la germana (lingvo lernita tuj post Esperanto) kun traduko al Esperanto kaj al aliaj lernataj aŭ dehejme sciataj lingvoj. En novembro 2010 realiĝis unu el niaj revoj, nome fari tutan semajnon nur en Esperanto kun la pli junaj gelernantoj, dum la pli aĝaj praktikis nur la germanan lingvon. La sukceso estis tiom granda, ke ni refaris ĝin en la sama lernojaro en marto 2011 kaj ekde tiam ĉiujare ni okazigas du lingvosemajnojn. En ambaŭ grupoj ni klopodas fari kiel eble plej diversajn aktivecojn ĉiam nur en la cellingvo. Dum tiu lingvosemajno ĉe la pli junaj ĉie videblas Esperanto: sur la pordoj, sur la muroj, sur la skribotabloj ktp. La laborplano estas en Esperanto por la individuaj laboroj kiel preparo de prelegetoj aŭ eksperimentoj, kreado de libretoj, solvo de esperantigitaj enigmoj, Mazi-kajero ktp. En grupeta laboro kreiĝas skeĉoj, teatraĵoj parkerigataj kaj prezentataj samsemajne por la aliaj grupoj. Ili preparas kukojn el esperantigitaj receptoj, aĉetante la ingrediencojn Esperante (en mia porokaza magazeno), kaj ludas kiam ili havas iom da tempo. Krom la variaj aktivecoj motivas ilin ankaŭ tio, ke ĉiu tiusemajna laboro valoras poentojn „elspezeblajn” en la semajnfina aŭkcio, kiu ĉiam estas tre populara. Ili lernas multon diversterene sen vere rimarki tion. Ĉion eblas demandi, sed nur en Esperanto. Ne gravas, ja ili eĉ spontane interagas Esperante, aŭdiĝas demandoj kaj respondoj sen iu ajn plenkreskula interveno. Festo konkludas la grandan laboron, kie ili povas manĝi la IPR 18/110
— página 11 del PDF —
bakitaĵojn spektante Mazi, kiu estas tre ŝatata kaj forte identigita kun Esperanto (alilingvaj versioj de ĝi estis simple kaj kategorie rifuzitaj de la gelernantoj, ĉar Mazi ne povas paroli en alia lingvo, nur en Esperanto!). Grava elemento de nia pedagogio estas ankaŭ la lerneja konsilio. Ĉiuvendrede ni konkludas la semajnon per tiu organo, en kiu ĉeestas ĉiuj gelernantoj, minimume la du grup-respondecaj instruistoj kaj foje ankaŭ aliaj instruistoj, staĝantoj, gastoj. Dum tiu horo laŭvice prezidas la pli aĝaj gelernantoj kaj unu instruisto (ĉar skribas pli rapide ol lernanto) protokolas la kunsidon. Estas eblo gratuli iu(j)n pro io aŭ paroli pri travivitaj malagrablaĵoj koncerne ion aŭ iun serĉante solvon por repaciĝo. Poste ni relegas la protokolon de la antaŭa kunsido, kontrolante, ĉu la tieaj decidoj estis plenumitaj, respektitaj. Post notado de kelkaj regulaj, organizaj aferoj, estas loko por diversaj debatoj, proponoj, petoj venantaj de iu ajn partoprenanto, kiujn ni pridiskutas kaj pri kiuj ni decidas kune. Dum la konsilioj same kiel dum la pritaksadoj de la gelernantoj (kiuj okazas – anstataŭ notoj! – unu foje jare kun la koncernata lernant(in)o, ties gepatroj kaj la instruistoj, dum 1,5-2 horoj) elmerĝiĝas iu plusa valoro en kunlaborado, solidareco, aŭtonomio kaj en civitanaj kompetentecoj, kiuj estas verŝajne malfacile mezureblaj alimaniere aŭ en aliaj sistemoj. Tiu ĉi pedagogio donas la bazon de demokratio per kunlaboro tiom filozofie kiom pedagogie por havi pli justan kaj pli egalrajtan socion. Se vi ŝatus havi pli da informoj pri nia lernejo, ni invitas vin viziti nian retpaĝaron ĉe www.grandeourse.ch, kie vi trovos abundajn informojn en la franca kaj bazajn informojn (pro manko de laborforto) en Esperanto, en la germana kaj en la angla. Bonvenon! Bibliografio por la tri partoj:
Beck, Isabelle 1993: Espéranto, une langue sans frontières. En: Bibliothèque de Travail second degré– 257. Cannes: Publications de l’école moderne française. pp. 1-48. Berteloot et al. 1968: Les correspondances scolaires. En: Bibliothèque de l’Ecole Moderne – 50-53. Chabrun, Catherine 2015: Entrer en pédagogie Freinet. Paris: Éditions Libertalia Ecole de La Grande Ourse 1983-2018: En bref – Comment ça marche? – Actualité. http://www.grande-ourse.ch/ Freinet, Célestin 2017: Une éducation du travail. En: Le Nouvel Educateur – 234. Paris: Çava-Expressions. pp. 51-53. Gasselin, Juliette 2009: Vers une Méthode naturelle de Langues vivantes. En: Le Nouvel Educateur – 193. Paris: ExpressionsII. pp. 53-55.
IPR 18/111
— página 12 del PDF —
Go, Nicolas 2009: La Méthode naturelle de Freinet. En: Le Nouvel Educateur – 193. Paris: ExpressionsII. pp. 28-35. Gyarmati Orsolya 2015: Hagyd játszani a gyereket! https://csaladhalo.hu/hatter/hagyd-jatszani-a-gyereket/ ICEM 1991: Le droit à la communication directe par l’espéranto. En: Le Nouvel Educateur – 32, Supplément 229. Cannes: Publications de l’école moderne française Konfuciusz 2017: Beszélgetések és mondások. Budapest: Helikon Lefeuvre, Thérèse 1991: Comment communiquer? La barrière des langues. En: Bibliothèque de Travail Junior – 355. Cannes: Publications de l’école moderne française. pp. 2-21. Lentaigne, Léo 1959: Notre reportage: L’espéranto. En: Bibliothèque de Travail – 437. Cannes: Aegitna. pp. IV, 1-24, V. Szabó Kata 2012: Alattvalók iskolája – interjú Vekerdy Tamás gyermekpszichológussal. En: Vasárnapi hírek, 2012. november 18. Vekerdy Tamás 2014: Iskolák?!?! – Gyerekek, szülők és tanárok. Budapest: Central Médiacsoport Zrt. Vilisics Ferenc 2016: Hagyd a gyereket játszani! – Öt évünk a finn óvodával. http://hellomagyarok.hu/karrier/hagyd-a-gyereket-jatszani-otevunk-a-finn-ovodaval
Pri la instruado al mil gestudentoj ĉe la Artkolegio de Kunming (Ĉinio) de Alessandra MADELLA (Italio), aminafuji2@yahoo.it De la mezo de septembro, la Artkolegio de Kunming – kiu troviĝas en la ĉefurbo de la naci-riĉa regiono Yunnan en sud-okcidenta Ĉinio – estas lanĉanta jar-longan kurson de Esperanto al mil gestudentoj inter dekkvin- kaj dekok-jaraĝaj. Tiu novaĵo, kiu certe venos kiel tre bonvena surprizo al la Esperanto-movado ekster Ĉinio, trovas siajn solidajn bazojn en la konstanta agado de la lernejo favore al nia lingvo dum la lastaj kvin jaroj. En tiu ĉi artikolo, mi do unue mallonge resumos la kondiĉojn, kiuj ebligis fondi tiun evoluigon sur stabila kultura fono, malfermata al la Esperanta pensmaniero. Poste, mi detalos la enhavon de la unuaj lecionoj de la nova kurso. Fakte, ili havas pedagogian valoron, kiel la unua kontribuo, kiun tiu ĉi unika sperto povas alporti al nia komprenemo de pli efikaj manieroj instrui al junaj ĉinaj gestudentoj, precipe en tiel granda nombro. IPR 18/112
— página 13 del PDF —
Kondiĉoj de la daŭra ĉeesto de Esperanto-instruado ĉe la Artkolegio de Kunming La Artkolegio estas jam konata de la legantoj de IPR, ĉar ĝi organizis la ILEI-Konferencon de 2012. Fakte tiu evento estis grava turnopunkto en la rilatoj inter la Artkolegio kaj Esperanto. Ĝia prezidanto, S-ro DUAN Yongxing, jam montris siajn entreprenajn kapablojn organizante en Kunming la unuan Ĉinan kongreson de Esperanto antaŭ tridek jaroj. Sed, kvankam li daŭre amis kaj subtenis nian lingvon, la kresko de la lernejo okupis lian tutan energion dum la sekvaj jaroj kaj malpermesis realigi lian revon tiel grandskale instrui Esperanton. La ILEI-Konferenco, male, komprenigis ankaŭ al la komence skeptika estraro de la kolegio la potencialon de Esperanto por ĝia internaciiĝo kaj eĉ por la dungado de kvalifikitaj fremdaj instruistoj en art-rilataj fakoj. Ĝi ankaŭ fortigis la ligojn de la kolegio kun la Esperantaj instancoj de Pekino kaj Shanghai, ĉar venis por helpi pretigi la junajn volontulojn valorplenaj homoj kiel S-ino YU Jianchao (tiam redaktorino de Ĉina Radio Internacia kaj nuntempe prezidantino de la Pekina Esperanto-Asocio) kaj S-ro WANG Minghao, prezidanto de la Shanghai-a Esperanto-Asocio. De tiu momento, la Artkolegio sin lanĉis en sinsekvon de Esperantoagadoj, inkluzive de la organizado de la internacia konferenco de IFEF kaj de la datrevena Ĉina kongreso en 2015. Krome, la Artkolegio iĝis ankaŭ la oficiala sidejo de la Yunnan-a Esperanto-Asocio, kies estraro estis junigata fare de siaj profesoroj, kiel la nuna tibeta vicsekretariino SAYON Zhuoma. De la vidpunkto de Esperanto-instruado, tiuj eventoj permesis la daŭran preparadon de volontuloj kaj interesadon de novaj profesoroj, kaj do la konstantan ĉeeston de nia lingvo inter la junuloj de la kolegio. Tamen okazis dumvoja ŝanĝo en la baza konsisto de la studentoj de Esperanto. La Artkolegio estas fakte universitat-nivela, kutime edukante studentojn ekde ilia dekoka jaraĝo. Tiaj estis do la unuaj volontuloj. Iuj el ili sufiĉe kontentige regis la anglan por faciligi la lernadon de esence eŭropa lingvo kiel Esperanto. Tamen multaj el ili venis el ne tiel riĉaj familioj kaj jam de la tria jaro de studado pri sia fako komencis private instrui. Ilia tempo estis do vere limigita. S-ro Duan havis tiu-rilate genian penson: kuntreni kiel volontulojn por la lernado de Esperanto la studentojn de iu lernejo, kiu lastatempe kunligiĝis kun nia kaj kiu specialiĝas en la trejnado de estontaj gestevardoj por aviadiloj kaj grand-rapidaj trajnoj. Tiuj gestudentoj estas pli junaj – de dekkvin- ĝis dekok-jaraĝaj – kaj sin pretigas por nuntempe tre laŭmoda laboro, kiu portos IPR 18/113
— página 14 del PDF —
ilin en oftan kontakton kun eksterlandaj turistoj. Tamen ilia kono de la angla estas preskaŭ nula. Ili nur bone konas sian originan lingvon de la suda Yunnan-a landlimo kaj la mandarenan. En tiuj kondiĉoj, S-ro Duan vidis grandan eblon por Esperanto, ĉar la kono de plia fremda lingvo povas fakte doni al ili ne-disputeblan avantaĝon en dung-intervjuoj. Tiu simpla eltrovo permesis, ke niaj kutimaj kvardek volontuloj tuj fariĝu mil. Teknikoj por la instruado al mil ĉinaj gestudentoj Kompreneble, la instruado al mil junaj gestudentoj prezentas iom da problemoj. Por realigi la gvidan vidon de la prezidanto Duan, krom la intereso de la gestudentoj kaj la bonaj rilatoj kun la lokaj edukadaj instancoj, plej gravas la ĝentila kaj silenta agado de S-ro ZHANG Lianjin, la sekretario de la Yunnan-a Esperanto-Asocio. Li fakte kapablis organizi la strukturojn kaj la horarojn por la lecionoj kaj akurate alvenigi la tekstolibrojn, do mil ekzemplerojn de Moderna Esperanto de profesoro LI Weilun, kiu sin pruvis dum la jaroj la plej proksima al la ĉina pens- kaj lern-maniero. S-ro Zhang precipe sukcesis en la malfacilega laboro rapide formi internacian teamon de instruistoj ankoraŭ sufiĉe junaj por efike instrui al tiel junaj gestudentoj. Krom mia helpo, limigita pro jam plenaj kursoj en alia departemento, specife flankas lin en tiu giganta pedagogia tasko la korea instruisto CHOI Manwon (Esperante: Dekmil) kaj la ĉinaj geinstruistoj LIU Baoguo (Esperante: Optimisto) kaj LI Lin (Esperante: Jadobela). Post ĝenerala enkonduko antaŭ ĉiuj mil gestudentoj pri la historio kaj celoj de Esperanto fare de S-ro Duan la dekokan de septembro, lundon la dudekkvinan komenciĝis la unuaj praktikaj lecionoj fare de S-roj Choi kaj Liu. En la sekvanta parto de la artikolo, mi do detalos iliajn instru-stilojn fronte de klasoj de pli ol sesdek kvin lernantoj dum leciono de unu horo kaj duono. La impresoj kaj konsiloj, kiujn ni povas eltiri el iliaj malsamaj teknikoj, espereble utilos por similaj estontaj kursoj. S-ro Choi, kiu doktoriĝis pri politika scienco en la Popola Universitato de Pekino kaj laboris ĉe El Popola Ĉinio, elektis mirigi la gestudentojn per sia perfekta kono de la mandarena kaj profundigi ilian komprenon de la internacieco de Esperanto per komparo kun la cirkulado de sam-skribaj sed malsam-prononcaj ideogramoj en Orienta Azio. Post fokusado sur iujn el la plej konfuzpovaj konsonantoj en la Esperanta alfabeto – kiel la malsameco inter /d/ kaj /t/, /g/ kaj /k/ aŭ /f/ kaj /p/ – li tuj turniĝis al la salutoj kaj al la plej facilaj demandoj por sentigi al la gestudentoj la vivecon de la lingvo.
IPR 18/114
— página 15 del PDF —
Eble eĉ pli interesa estis la instrua metodo de S-ro Liu, kiu venas de longa sperto kiel Esperanta pedagogo en malsamaj lokoj de Ĉinio kaj eĉ de Pollando. Li mirinde sukcesis teni la konstantan atenton de la gestudentoj nur per korusa kaj eĉ kanta ripetado de la alfabeto kaj de ĝiaj silabaj kombinaĵoj. Pere de energia aplikado de la Cseh-metodo, li sukcesis tiel kanaligi la jam establitan kutimon de ĉinaj gestudentoj koruse ripetadi por kune enirigi ilin en la mondon de alia lingvo. Kompreneble ankaŭ en mia instruado de Esperanto en Ĉinio mi spertis la gravecon de kuna ripetado, kontraste kun la pli granda fokuso pri individua kompreno aŭ grupeta praktikado en mia lingva instruado en Italio, Japanio kaj Usono. Sed tiu ĉi estas la unua fojo, kiam mi vidis tutan lecionon konstruitan sur tiu ĉi principo brile sukcesi.
Instruisto LIU kun studentinoj La geknaboj precipe multe amuziĝis pri la kombinado de literoj en silaboj kaj ĝia ĉiam pli rapida ripetado. Signife, kiu instruis en Ĉinio, scias ke tio estas gravega problemo. Fakte, geknaboj, kiuj ne konas alian okcidentan lingvon, ne kapablas dividi longajn vortojn en silabojn. Multfoje ili nur klopodas diveni la sekvon de la vorto de la unua silabo, trafante aŭ maltrafante ĝin, ĉar longaj serioj da silaboj konfuzas ilin, kontraŭ la plej koncentrita senco-povo de la ideogramoj. Do komenci alkutimigi ilin al malsamaj silaboj de la tuta unua leciono, trans la kutima ripetado de literoj IPR 18/115
— página 16 del PDF —
plus „o”, ŝajnas al mi tre bona kaj potence fruktodona metodo. Aliaj gravaj kaj amuzaj klarigoj estis pri la fonemo /r/, kiu estas kutime uzata de multe da nacimalplimultoj en Ĉinio, kiel la tibetanoj. S-ro Liu kunligis ĝin al la sono de motorciklo, tiel donante vojon al ridetanta imitado. Eĉ pli grava estis klarigo pri la malsameco inter la fonemoj /l/ kaj /n/, el kiuj la dua estas ankaŭ vide pli naza. Laŭ mia sperto, fakte, ankaŭ se ĉinaj lernantoj povas havi problemojn eldiri la fonemon /r/, ne malfacilas por ili distingi ĝin aŭde de /l/. Samas pri /d/ kaj /t/ aŭ /g/ kaj /k/. Sed, se ĉinoj el iuj regionoj ne kapablas distingi inter /l/ kaj /n/, tio estas kaj voĉe kaj aŭde. Kompreneble en Esperanto tio kreas ne malmultan embarason, precipe pri ofte uzataj finaĵoj kiel „ino” kaj „ilo”. Ĉar S-ro Liu venas el unu el tiaj regionoj, li kapablis eltrovi tre efikan metodon tuj solvi la problemon. Mi esperas, ke pere de tiu ĉi lasta ekzemplo kaj de la antaŭaj mi sukcesis montri, ke instrui al mil homoj estas certe tre malfacila kaj kompleksa entrepreno. Tamen ĝi estas ankaŭ okazo lerni teknikojn por instrui al pli grandaj klasoj kaj tiel almenaŭ parte solvi tiun, kiu estas laŭ mi unu el la plej gravaj problemoj de la nuntempa Esperanto-movado. Alivorte, la preskaŭ tuta manko de kapablaj mez-aĝaj instruistoj fronte de la ĉiam pligrandiĝanta tutmonda peto de Esperanto-instruado.
3 gravaj eventoj en rilato kun UNESKO Laŭ temposkemo: En novembro 2017 okazis Ĝenerala Konferenco de UNESKO en la ĉefa sidejo en Parizo. Tiu evento okazas ĉiun duan jaron. Nome de ILEI laboris tie kvin observantoj. La dekan de decembro okazis Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO) de UEA en la sidejo de Espéranto-France en Parizo. La temo estis eksteraj rilatoj. Partoprenis trideko da personoj. Prelegis inter aliaj personoj Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI, pro la fakto, ke ŝi laboris nome de UEA en Ĝenevo en la ĉefa sidejo eŭropa de Unuiĝintaj Nacioj dum kelkaj jaroj. Ŝi raportis pri siaj spertoj kaj analizis la efikajn strategiojn en tiaj medioj. La dekunuan de decembro okazis solenaĵo por konkludi la Zamenhof-Jaron en salono ĉe UNESKO. Partoprenis proks. 130 personoj. La evento estis organizita de la pola delegacio ĉe UNESKO. IPR 18/116
— página 17 del PDF —
Bonvolu trovi ĉi-sube du raportojn pri la laboro de niaj observantoj dum la Ĝenerala Konferenco kaj raporton pri grava pinta kunveno, kiu okazis improvize fine de AMO-seminario. Edukado: Teni niajn engaĝiĝojn Dum la 39-a Ĝenerala Konferenco de UNESKO en Parizo, la 1-an de novembro je la 8-a matene, kunvenis ministroj pri edukado el Bangladeŝo, Ĉilio, Liberio, Norvegio kaj Tunizio por kundiskuti la raporton fare de la Monda Banko pri la stato de edukado en la mondo. La tuta raporto GEM (Global Education Monitoring) bone statistikas ĝin. Kunsidestris Manos Antoninis, direktoro de tiu raporto. 100 milionoj da infanoj en la mondo ne scipovas legi (sed ne tuŝitas la instrulingvo, ofte malsimila al la gepatra lingvo de la infano); 80% el la landoj ne proponas liberan aliron al senpaga instruado, tamen 55% enskribis la rajton je edukado en sian konstitucion kaj eblus procesi kontraŭ la ŝtato. Nur unu lando el du prezentas jaran raporton, unu lando el 4 ne disponigas 4% de sia budĝeto al instruado. Leviĝis la demando pri privatigo de instruado tra privata mono (tion faras Liberio) kaj sekve instruado iĝas banala varo, kvankam la Ministro argumentis, ke la ŝtato mem nomumas la instruistojn, kiuj devas sekvi la ŝtatajn programojn. En kelkaj landoj, la instruistoj, ne pagataj aŭ malmulte pagataj, instruas nur la duonon de la programo por kapti „privatajn lernantojn”, se la gepatroj povas krompagi apartajn lecionojn. En nur 22% de la lernejoj sude de Sahelo estas elektro (do kio pri la novaj teknologioj? …), en multaj ne estas necesejoj, tiel la knabinoj ne vizitas lernejojn por ne esti perfortitaj dum ili pisas en plena naturo. Fronte al tiuj situacioj, la Monda Raporto konkludas, ke la „ŝtatoj devas”, „la ŝtatoj faru”… Forte reagis en ne kutima tono en tiu loko la ministro pri edukado el Tunizio, kiu koleris kontraŭ „la ŝtatoj devas”: Sed ĉu vi faris al vi la demandon „Ĉu ili povas? Eliru pli ofte el via oficejo kaj iru surloken”. Ofte mankas kapablaj instruistoj, inspektoroj por kontroli la universitatojn, sciencistoj, kaj ebla solvo estus altigi la salajrojn de instruistoj por altiri kompetentajn homojn. Renée TRIOLLE Raporto de ILEI-delegitoj pri la Ĝenerala Konf. de UNESKO 2017 Ĝi okazis de la 30-a de oktobro ĝis la 14-a de novembro en la ĉefa sidejo de UNESKO en Parizo. Ekde la unua tago „svarmis diligentaj abeloj”, kiuj provis malkovri ne nur la homojn kaj la lokojn sed ankaŭ novan taskon. Por la unua fojo ILEI havis 5 delegitojn same kiel UEA, do ni estis tre videblaj des pli ke estis nur unu NRO – pri dislekcio – kiu varbis samtempe. Rapide niaj delegitoj konsciis en kiu maniero, kun kiuj homoj ili pretas rilati. Tiel IPR 18/117
— página 18 del PDF —
kelkaj varbis en salono, kie sidas la delegacioj, aliaj en salono, kie kunvenas NROj kaj certe, ĉiuj el ni en koridoroj, vicoj, restoracioj kaj ĉe kokteloj.
De maldekstre: Pascale Voldoire, Emmanuel Desbrières (ILEI), Didier Loison, Barbara Despiney, François Lo Jacomo, Renée Triolle (UEA), Rakoen Maertens (UEA TEJO), Jean-Pierre Boulet, Marie-Sylvie Julian, Monique Arnaud (ILEI)
Malfacile diri, kiom da homoj ni kontaktis, sed gravas diri, ke tiuj homoj ofte havis kontaktojn kun pluraj el ni. Bedaŭrinde kelkaj delegacioj ĉiam alvenis lastminute kaj estis malfacile renkonti ilin. Ĉi tiun jaron pli ol 200 ŝtatreprezentantoj kaj NRO-delegitoj petis parolvicon kaj inter la lastaj UEA. Rakoen Maertens brile alparolis la publikon okaze de plenkunsido. Same kiel en 2015 la ĉefaj temoj rilatis al la celoj 2015-2030: daŭripova evoluo, klimataj ŝanĝiĝoj kaj iliaj konsekvencoj, altkvalita edukado por ĉiuj kun bone trejnitaj instruistoj, protektado kaj promociado de kultura diverseco kaj de monda heredaĵo, rajtoj sin esprimi, protektado de ĵurnalistoj. Same kiel en 2015, kiam eblis, ni provis prezenti al homoj dokumenton en ilia gepatra lingvo. Niaj dokumentoj estis tradukitaj al 16 lingvoj. Okaze de publikaj paroladoj la angla lingvo estis uzita proksimume cent foje, la franca 55 foje; la reprezentantoj de kelkaj delegacioj uzis ambaŭ lingvojn. Daŭre pri lingvoj, ni aŭdis 23 fojojn la araban, 15 fojojn la hispanan, 6 fojojn la rusan kaj 2 fojojn la ĉinan. La reprezentantoj surpodie foje uzis sian gepatran lingvon, tiel ni aŭdis 4 foje la portugalan, po 1 kelkajn aliajn lingvojn kaj poemon en la maoria lingvo! La mandato de Irina Bokova, ĝenerala direktorino de UNESKO, finiĝis kaj ni havis la honoron saluti kaj danki ŝin. Mi sukcesis enmanigi al ŝi la bulgaran version de nia ILEI-dokumento. Vizitu la TTTejon https:/fr.unesco .org/generalconference/39. Krom la ILEI-varbilon ni disdonis specialan IPR 18/118
— página 19 del PDF —
dokumenton pri Zamenhof kaj Esperanto, kies lasta parto estas: „Invitilo al la Ceremonio de la 11a de decembro 2017, Centjariĝo de la forpaso de Zamenhof, Iniciatinto de Esperanto.” La 5 ILEI-reprezentantoj estis JeanPierre Boulet, Emmanuel Desbrières, Marie-Sylvie Julian, Pascale Voldoire kaj Monique Arnaud. Tre agema teamo, bonega etoso inter ni; tamen ni nepre bezonas anstataŭantojn. Raportis: Monique ARNAUD Nomumado de la nova Ĝenerala Direktorino de UNESKO Okaze de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO en novembro 2017 okazis voĉdona konfirmo de la elekto de posteulo de Irina Bokova en la posteno de Ĝenerala Direktoro de UNESKO. Elektiĝis Sinjorino Audrey Azoulay el Francio. Mi sidis en restoracio en Kotonuo, Benino, kaj povis spekti ŝian unuan renkontiĝon kun ĵurnalistoj en Parizo en la ĉefa sidejo de UNESKO. Reveninte al Svislando mi skribis al Sinjorino Azoulay por gratuli ŝin nome de ILEI kaj rememorigi al ŝi la kandidatiĝon de ILEI por esti NRO agnoskita de tiu tutmonda UN-strukturo, kiu okupiĝas pri edukado, scienco kaj kulturo. Mireille GROSJEAN
Paŝoj al plena agnosko LA VOJO Rezolucio 1954 Montevideo: farita paŝo 1977: Ĝenerala direktoro, Amadou MATHAR M’Bow en la UK en Rejkjaviko: farita paŝo Rezolucio 1985 Sofio: farita paŝo 2017 EO-versio de la UNESKO-Kuriero: komenco farita; subtenenda firmigenda paŝo, longdaŭra agado Registrigo de ILEI kiel NeRegistara Organizo (NRO) ĉe UNESKO: paŝo farita en januaro 2016 de ILEI; en atendo de respondo. Gratulado de la nova Ĝenerala Direktorino A. Azoulay fare de la prezidantino de ILEI M. Grosjean nov. 2017. Farita paŝo. Registrigo de TEJO kiel oficiala partnera NRO ĉe UNESKO: paŝo en preparo. Elekto de UEA (Rakoen MAERTENS?) en la Liga Komitato de la NROj ĉe UNESKO: paŝo en preparo. Registrigo de EO en la UNESKO-listo de mondaj nemateriaj heredaĵoj: paŝo farebla, farenda.
IPR 18/119
— página 20 del PDF —
Ĉirkaŭ ronda tablo ĉe Espéranto-France en Parizo la 10-an de decembro 2017 sidis ok aktivuloj. Ili skizis la agadon de nia movado en rilato kun UNESKO dum la venontaj kvin (?) jaroj. Lernante el la historio, ni nepre devas tuj komenci agi. Estas fakto, ke preparlaboroj jam komenciĝis en 1952: publika debato en Parizo, partopreno de UNESKO-kunlaboranto en la UK en Zagrebo, HR, stimulado-laborigado de ĉiuj Landaj Asocioj, kongresa rezolucio pri UNESKO en julio 1954 en Harlemo, NL. 8-a Ĝenerala Konferenco de UNESKO, novembre – decembre 1954 en Montevideo, UY, kun aprobo de pozitiva rezolucio pri EO. Ekspozicio pri EO apud la Parlamenta Palaco. Surloke brile kaj efike agadis Ivo LAPENNA. Sukcese. Estas fakto, ke la preparo de la rezolucio de 1985 komenciĝis du jarojn pli frue fare de la tiel nomata Pariza Grupo (Chicot, Despiney, Guérout), sub la gvido de Humphrey TONKIN. Kelkaj naciaj komisionoj (interalie Ĉinio, Germanio, Hungario, Pollando) estis kontaktitaj kun la celo prezenti rezolucion favoran al EO dum la Ĝenerala Konferenco en Sofio, BG. Surloke brile kaj efike agadis Tibor SEKELJ. Sukcese. Alia grava evento en 1985 estis la Monda Kongreso de Junularo en Barcelono, sub la aŭspicio de UNESKO, kie la NROjn UEA/TEJO reprezentis Barbara DESPINEY kaj Elizabeth SCHWARZER. Ili havis mem propran standon pri TEJO kaj Esperanto; tiu evento klare montris la bonegan pozicion de nia junulara agado ĉe UNESKO. Estas fakto, ke en 2017 brile kaj efike agadis HUANG Yinbao „Trezoro”. Sukcese. Li obtenis la rajtojn de UNESKO por publikigi en EO la UNESKO-Kurieron. Li obtenis ISNN por la eldono. La eldonado de la UNESKO-Kuriero estas daŭra agado, kiu bezonas laborfortojn kaj financojn. Tion ni nun devas plani kaj organizi. Se tio ne okazas, la Kuriero ĉesos aperi kaj tio pruvos nian lamecon. Do tradukistoj bezonatas. Kreado de fonduso por finance subteni la eldonadon bezonatas, estas jam survoje. Kontaktu UEA-n, se vi volas fari paŝon en tiun direkton. UNESKO permesas, ke la oficiala retpaĝo de la UNESKO-Kuriero estu ankaŭ en Esperanto. Farenda paŝo. Farendaj paŝoj ILEI en atendo de decido. TEJO kandidatiĝas por esti oficiala partnera NRO. IPR 18/120
— página 21 del PDF —
Ĉe UNESKO ekzistas Liga Komitato, kiu konsistas el reprezentantoj de naŭ NROj. Estas grava ero en la UNESKO-strukturo. UEA estas kandidato por la elektoj okazontaj en 2018, Rakoen MAERTENS estas en bona pozicio por reprezenti nian Asocion UEA kaj atingi tiun postenon. Se niaj delegitoj aktivas en diversaj laborgrupoj de la Liga Komitato, tio altigas niajn ŝancojn eniri tiun gravan instancon. Ĉar UNESKO ĉefe aŭskultas la afrikajn delegaciojn, ni nepre devas klopodi obteni kunlaboron de diversaj afrikaj Ŝtatoj. Viziti ministrojn en Afriko, flegi kontaktojn kun la delegacioj en Parizo. Se tri aŭ kvar afrikaj Ŝtatoj prezentos Esperanton ĉe UNESKO bone kiel taŭgan solvon por la lingva problemo en Afriko kaj en la tuta mondo, tio skuos UNESKO-n pozitive. Se ni ĉiuj laboras efike kaj adekvate dum du-tri jaroj, se la Landaj Asocioj agadas en sia teritorio, ni certe sukcesos, ke Esperanto aperu en la listo de Nemateriaj Heredaĵoj de UNESKO. En la diskuto partoprenis: • Renée TRIOLLE, aktivulino ĉe UNESKO de jardekoj • Barbara DESPINEY, aktivulino ĉe UNESKO de jardekoj • François LO JACOMO, aktivulo ĉe UNESKO de jardekoj • Mireille GROSJEAN, aktivulino ĉe UN en Ĝenevo dum pluraj monatoj, prezidanto de ILEI • Rakoen MAERTENS, aktivulo ĉe TEJO de jaroj • Olga ŜEVĈENKO, aktivulino ĉe TEJO • HUANG Yinbao „Trezoro”, aktivulo ĉe UNESKO de monatoj • Stefan MACGILL, vic-prezidanto de UEA Gvidis la improvizitan pintan laborkunsidon brile kaj efike: Rakoen MAERTENS. „Kiu faras tion? Ĝis kiam?…” Bravo! (Noto: simila artikolo aperis en la revuo Esperanto) Mireille GROSJEAN
EDUKADO AL PACO laŭ Lech WAŁĘSA – kunlaboro kaj reciproka respekto – Intervjuo okazinta la unuan de novembro 2017 ĉe UNESKO, Parizo, kadre de la Ĝenerala Konferenco. Kadre de la Forumo de ŝtatestroj, dum kiu ĉiuj ŝtatoj prezentas sian agadon dum la pasintaj du jaroj, nova prezento estis la intervjuo de Lech WAŁĘSA IPR 18/121
— página 22 del PDF —
(en la pola) fare de reprezentantino de la Nobela Pac-Centro en Norvegujo (en la angla). Lech WAŁĘSA, simpla elektristo en la ŝipkonstruejo en Gdańsk (Pollando), estris la sindikaton Solidarność (Solidareco), kiu faligis la tutan politikan sistemon. Li iĝis Prezidento de Pollando (1990-1995) kaj ricevis la Nobelpremion pri Paco en 1993. Ĉar la transigo estis tute paca, indas koni lian vidpunkton. Novaj fundamentoj de nia civilizo estas libereco, libervola interŝanĝo, juro, kompare kun la antaŭa (antaŭ la disfalo de Sovetunio). Malriĉeco kreskas, demokratio estas endanĝerigita. Kiel mezuri demokratecon? Ĉu 30% estas konstitucio kaj leĝoj? 30% socia sinteno, 30% socia riĉeco? Statistike, ĉiuj el ni povus esti prezidento dum 7 minutoj en sia vivo! Ĉu apliki al la mondo la solvojn, kiuj sukcesigis Solidarność? Tio estas solidareco, respekto kaj toleremo. Prefere dinamiki la diskutojn kaj plibonigi la mondon, prikonsiderante la diferencojn; instrui al homoj kundiskuti, voki ilin konstrui ankoraŭ pli bonan mondon, permesi al neniu nin detrui. La celoj 2030 de la kalendaro de Unuiĝintaj Nacioj inkludas ĉiujn, sed estas multaj diferencoj: do unue aŭskulti la popolojn (10% de la loĝantaro posedas 90% de la monda riĉeco), redoni laboron al ĉiuj, kiuj scias kiel labori, redukti senlaborecon, uzi sian riĉecon por krei laborpostenojn kaj riĉiĝi. Kiel sukcesis Solidarność? En 1980 estis du blokoj, kun unu miliono da rusaj soldatoj trans la landolimo, neniu pensis, ke eblos ŝanĝi la sistemon. Elektiĝis pola papo (Johano-Paŭlo la dua), la mondo interesiĝis pri Pollando, religio kaj kunpreĝado helpis pensi, ke „eblas”. „Ni ne timu”, organiziĝis luktogrupoj por tiri 10 milionojn da homoj por lukti kontraŭ komunismo. Intelekta kaj spirita aliro plifortis ol materialista. La mondo estas mirinda, eblas supervenki ĉiujn murojn en reciproka respekto. Kion fari fronte al malfermitaj landolimoj kaj migrado? Ne ekzistas mirakla rimedo. Necesas kunlabori kaj necesas institucioj kiel UNESKO; se ne, ekestos ĥaoso. Havi komunajn programojn kaj dividi la gvidadon donos pli grandan efikon por persvadi la aliajn. Organiziĝi, kunlabori efike por konstrui brilan estontecon. Renée TRIOLLE, delegito de UEA ĉe UNESKO
IPR 18/122
— página 23 del PDF —
Aliĝilo
LA 77-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO LA 51-a KONGRESO DE ILEI Madrido, Hispanio, 20 – 28 julio 2018 * La asterisko indikas nepre respondendajn demandojn.
Aliĝo al*:
nur Hispana kongreso
nur ILEI-kongreso
ambaŭ
S-ino/
S-ro Persona(j) nomo(j)*_______________________________ Familia(j) nomo(j) *_______________________________ Naskiĝdato__________ Lando*_____________ Urbo_________________ Loĝadreso ___________________________________________________ Retpoŝtadreso*____________________ Kontakt-telefono _____________ Ĉu vi bezonas vizon por eniri la kongreslandon?* JES / NE Ĉu vi konsentas aperigon de via retadreso en partoprenlisto?* JES/ NE Aliĝkategorio*: Membro de HEF MEL ILEI Honora Membro de ILEI Ne-membro Infano Junulo Handikapulo Por 1 aŭ 2 tagoj Familiano de alia aliĝinto Alvendato:____________________ Forirdato:______________________ Kotizo (EUR)*:_______ Donaco (EUR): ______ Entute (EUR)*: _______ Celo de la donaco:_____________________________________________ Pagmaniero*: (1) Tra ING-banko, (2) Tra UEA, (3) Al HEF, (4) Al MEL, (5) Per Paypal
Kiun lingvon vi pretas prezenti en la Lingva Festivalo? ________________ Aliaj kontribuproponoj?_________________________________________ En kiuj kursoj, seminarioj, trejnado vi ŝatus partopreni? _______________ ________ _______ _______ ________ ______________ _______ _________ Komentoj ____________________________________________________ ________ _______ _______ ________ ______ ________ ________ ____ ____ Kotizkondiĉoj: Mi komprenas kaj akceptas, ke: • Pagendas la kotizo valida por la dato de pago laŭ la koncerna kotiztabelo. • Kaze de rezigno, 50% de la kotizo estos repagitaj se aliĝinto malanoncas sin pro valida kaŭzo antaŭ la 15-a de junio de la kongresa jaro.
Loko, dato _________________
Subskribo ___________________
La plenigitan aliĝilon bonvolu sendi al: Hispana Esperanto-Federacio, Rodríguez San Pedro 13, 3º-7 , ES-28015 Madrid (Hispanio) aŭ ĝian skankopion al retadreso: kongreso2018@esperanto.es. Se vi povas, prefere uzu la retaliĝilon: https://goo.gl/forms/PhZlGEynNUn54ngm2
IPR 18/123
— página 24 del PDF —
Kotizoj de Hispana Kongreso de Esperanto, Madrido, 20-22 julio 2018 Aliĝperiodo* Aliĝkategorio** Membro de HEF aŭ MEL Ne-membro Juna membro de HEF/MEL(3) Juna ne-membro de HEF/MEL(3)
Aliĝanto malpli-ol-18-jara
(2)
ĝis 31.03.2018 ĝis 30.06.2018 30 40 15
35 45 20
post 30.06.2018 45 55 25
20
25
30
5
5
5
Kotiztabelo de ILEI-kongreso, Madrido, 21-28 julio 2018 Aliĝperiodo* Aliĝkategorio** Membro de ILEI(1) Ne-membro Infano ĝis-18-j. (2) Junulo(3), handik. (4) Familiano(5) Nur-simpozia(6)
ĝis 31.03.2018 A B 60 35 75 50 5 5 30 20 50% 50% 30 30
ĝis 30.06.2018 A B 70 40 90 55 5 5 35 25 50% 50% 35 35
post 30.06.2018 A B 85 50 105 65 5 5 40 30 50% 50% 40 40
Komuna kotiztabelo por ambaŭ kongresoj, 20-28 julio 2018 Aliĝperiodo* Aliĝkategorio** Membro de ILEI(1) Ne-membro Infano ĝis-18-j.(2) Junulo(3), handik.(4) Familiano(5) Nur-simpozia(6)
ĝis 31.03.2018 A B 68 40 86 59 5 5 35 25 50% 50% 30 30
ĝis 30.06.2018 A B 80 46 103 63 5 5 40 30 50% 50% 35 35
post 30.06.2018 A B 97 59 120 74 5 5 45 35 50% 50% 40 40
La kotizoj en ĉiuj tri tabeloj estas esprimitaj en eŭroj (€). Kotiz-kondiĉoj * Validas kotizo laŭ la dato de pago. 50% de la kotizo estos repagitaj se aliĝinto malanoncas sin pro valida kaŭzo antaŭ la 15-a de junio de la kongresa jaro. ** Kotizkategorioj: A. Ĉiuj landoj escepte de tiuj ĉi-sekve sub B. IPR 18/124
— página 25 del PDF —
B. Ekssocialismaj landoj de orienta Eŭropo; landoj de Latinameriko, Afriko, kaj Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko). (1)
Membro de ILEI (resp. HEF aŭ MEL) estas tiu, kiu jam pagis membrokotizon por la jaro 2018. Honoraj Membroj de ILEI ĝuas 100%-an rabaton.
(2)
Infanoj kun akompananto kaj junuloj aĝaj ĝis 18 j. je 31 dec. 2017 pagas la infanan konferencan kotizon.
(3)
Junulo: kiu naskiĝis post la 31-a de decembro 1987.
(4)
Handikapulo. Bonvolu sendi al ILEI atestilon.
(5)
Familiano: Se aliĝas du aŭ pliaj samfamilianoj, unu plenkreskulo el ili pagu plenan kotizon kaj la cetera(j) pagu 50% de la respektiva kotizo laŭ la kotiztabelo. Familianoj estas konsiderataj: edz(in)o, ge(bo)filoj, ge(bo)patroj, geavoj, genepoj, koramik(in)o.
(6)
Unu- aŭ 2-taga kotizo: Por nur-simpozia, aŭ ajna partopreno dum nur unu aŭ du tagoj, validas aparta, malpli alta kotizo. Por partopreno longa pli ol 2 tagojn validas la plena kotizo laŭ la kotiztabelo.
Pagmanieroj (1) Tra ING-banko: Al ILEI-konto ĉe ING-banko, IBAN: NL55INGB 0004676855, BIC: INGBNL2A, kun indiko: «ILEI-Kongreso 2018» plus nomo. Aldonu 5 € se vi pagas de ekster Eŭropa Unio. (2) Tra UEA: Al ILEI-konto ilek-a ĉe UEA, indikante «ILEI-Kongreso 2018». (3) Al HEF: Al konto de Hispana Esperanto-Federacio (HEF) ĉe banko BBVA: ES85 0182 1252 3102 0401 1961, kun indiko: «ILEI-Kongreso 2018» plus nomo. (4) Al MEL: Al konto de Madrida Esperanto-Liceo (MEL) ĉe banko ARQUIA: ES66 3183 2800 1700 0132 8957, kun indiko: «ILEI-Kongreso 2018» plus nomo. (5) Per Paypal: Paypal-konto de HEF: admin@esperanto.es (krompago de 2 €)
Privateco Viaj nomo kaj devenloko aperos en reta listo de aliĝintoj kaj en la kongreslibro. Vi rajtas sugesti la manieron, sub kiu ĝi aperu. Oni planas havigi liston de nomoj kaj retadresoj al ĉiuj kongresanoj, sed vi rajtas peti, ke vi ne aperu en tiu listo. Ceteraj informoj estos arkivataj ĉe HEF kaj ILEI kaj utiligataj nur por internaj celoj. Laŭkutime oni multe fotas kaj filmas dum la kongreso kaj poste perrete diskonigas. Se vi ne deziras esti fotata aŭ filmata, bonvolu indiki tion. IPR 18/125
— página 26 del PDF —
Gastigado kaj transporto La Kongresoj okazos en studenta rezidejo en la universitata areo, kie ankaŭ eblos loĝi je konvena prezo. La kostojn ni publikigos en aparta bulteno. Krome, Madrido disponas pri ĉiaj gastigebloj, de la plej luksaj ĝis la plej moderprezaj. La organizantoj povos helpi vin trovi lokon, precipe se vi bezonas lingvan helpon. Madrido estas facile atingebla. Ĝi disponas modernan flughavenon MadridBarajas, al kiu flugas kompanioj el la tuta mondo. El la flughaveno komfortaj metroo kaj trajno veturigas vin rekte al la urbocentro. Ĝi estas atingebla ankaŭ per trajno kaj aŭtobusoj, aŭ peraŭte. Oni antaŭvidas facilan kaj senpagan parkadon en la universitata areo, kie disvolviĝos la kongresoj. Ene de la urbo, la publika transportsistemo estas fidinda kaj komforta. Post la ILEI-kongreso, ni antaŭvidas organizitan komunan transporton per aŭtobuso al Lisbono, por UK. KONTAKTO • Eblas kontakti la organizantojn ĉe la adreso kongreso2018@esperanto.es aŭ: Hispana Esperanto-Federacio. Rodríguez San Pedro 13, 3º-7; ES28015 Madrid (Hispanio). Telefonoj: +34-914 468 079; +34-638 547 104 • Pri faka, kleriga kaj organiza programo de la ILEI-Kongreso: Radojica Petrović <radojica.petrovic.rs@gmail.com>; Poŝta adreso: Bul. Oslobodjenja 36, RS-3200 Ĉaĉak, Serbio • Retejo de la kongreso: http://www.esperanto.es/kongreso. • Kongresaj retpaĝoj de ILEI: http://www.ilei.info/agado/konferencoj.php • FB-grupo ILEI-Kongresoj: https://www.facebook.com/groups/ILEI.Kongresoj/ PROGRAMPROPONOJ Se vi deziras prelegi en la Kongreso, aŭ alimaniere kontribui al ĝia programo, bonvolu indiki tion en la aliĝilo kaj aparte sendi al la ĉi-supre indikitaj adresoj (KONTAKTO) prezentojn de via kontribuproponoj verkitajn laŭ la jenaj ŝablonoj. Limdato: la 31-a de majo 2018. Ŝablono de prelegpropono Via prelegtitolo Via plena nomo, Via institucio (ILEI, AIS, Universitato de … , aŭ simile) IPR 18/126
— página 27 del PDF —
Resumo: Ĉi tiu ŝablono difinas strukturon kaj enhavon de ILEI-simpoziaj kaj aliaj ILEI-kongresaj prelegproponoj. Por resumi vian prelegon bonvolu uzi 100 – 200 vortojn. Ŝlosilvortoj: 3 – 5 ŝlosilvortoj, ekzemple: ŝablono, prezento de prelegpropono, resumo, prezentiĝo de la aŭtoro Aŭtoro / preleganto: Por prezenti vin kiel aŭtoron / preleganton bonvolu uzi maksimume 150 vortojn. Via preskvalita foto estu aldonita en aparta dosiero. Ŝablono de aliaj kontribuproponoj Titolo de via programero Via plena nomo, Via institucio (ILEI, AIS, Universitato de … , aŭ simile) Tipo: Per maksimume 10 vortoj priskribu la tipon de la programero, kiun vi proponas, ekzemple: ateliero, diskutrondo, kurso, sceneja programero, prezento de literatura verko, kvizo, aŭkcio, sporta programero k.s. Priskribo: Ĉi tiu ŝablono difinas strukturon kaj enhavon de ILEI-kongresaj programproponoj. Por priskribi la proponatan programeron bonvolu uzi 100 – 200 vortojn. Celgrupo: Kiun vi deziras en la publiko aŭ partoprenantaro de via programero? Ekzemple: ĝenerala kongresa publiko, komencantoj, progresantoj, instruemuloj, infanoj, junuloj 15-30-jaraĝaj, ŝatantoj de beletro, sportemuloj k.s. Proponanto: Por prezenti vin kiel proponanton / gvidonton bonvolu uzi maksimume 150 vortojn. Via preskvalita foto estu aldonita en aparta dosiero.
Konkursoj INTERNACIA KONKURSO DE POEZIO POR JUNULOJ POÉSIE EN LIBERTÉ – POEZIO TUT’LIBERA Ĉi tiu konkurso, publikigita en la Oficiala Bulteno de la franca Ministerio pri Edukado, estas organizata de la Asocio „Poésie en liberté” (poezio tut’libera) ekde 1998. Ĝis nun, la poemoj estis nur franclingve. En 2017, partoprenis
IPR 18/127
— página 28 del PDF —
4000 junuloj el pli ol 20 landoj. En 2018, por la 20-a eldono, dank’ al la ago de Espéranto-France, eblos ankaŭ verki poemojn Esperante. Kiu povas partopreni? Ĉiuj junuloj aĝaj de 15 ĝis 25 jarojn, el ĉiuj landoj. La partopreno konsistas en sendo de neeldonita poemo, versa aŭ proza, kun maksimume 30 versoj aŭ 30 linioj. La kandidatoj rajtas sendi po unu poemon en la franca aŭ en la Esperanta, sed eblas sendi po unu en ĉiuj el tiuj lingvoj. La partopreno okazas nur rete ekde la 1-a de januaro ĝis la 7-a de aprilo 2018 uzante la formularon publikigitan ĉe www.poesie-en-liberte.fr La ĵurio elektos la gajnantojn fine de majo 2018.
La ĵurio kun la gajnantoj (16.11.2017) en la Pariza urbo-domo En novembro 2018, tiuj estos invititaj dum 3 tagoj viziti Parizon. La esperantistoj loĝos ĉe Esperantaj familioj kaj partoprenos grandan finan ceremonion. Samtempe, la poemoj estos eldonitaj en libro. Do ne hezitu sendi vian poemon. Eĉ se vi ne gajnas premion, via partopreno estas grava. Ni respondos al ĉiuj. Kontaktoj aŭ demandoj: gilles.tabard@gmail.com, www.poesie-en-liberte.fr. Association Poésie en liberté, Maison des Associations, 38, boulevard Henri IV, FR-75004 Paris, Francio Gilles TABARD, Komitatano de Espéranto-France kaj vic-prezidanto de Poésie en liberté IPR 18/128
— página 29 del PDF —
UNUA MUZIKA KONKURSO „ORA INSULO” Kipra Esperanto-Unio plezure anoncas la unuafojan organizon de la muzika konkurso „Ora Insulo”. Temas pri konkurso pri porinfanaj kantoj. Ili povas esti en Esperanto aŭ en iu ajn nacia lingvo (aŭ parte en Esperanto kaj parte en nacilingvo), laŭ la intencoj kaj la kreemo de la diversaj aŭtoroj… Okaze de nacilingva kanto, ja nepras tamen aldoni esperantlingvan „resumon”, kiu klarigu al la publiko la temon kaj la celojn de la kanto (kvazaŭ temus pri faka/akademia artikolo), tiel ke ĝi povos esti komprenata ankaŭ de esperantistoj, kiuj ne parolas la lingvon de la kanto, kaj eventuale tradukata de la organizantoj al diversaj nacilingvoj. Estus bone, se la kantoj estus aranĝitaj kaj kiel eble plej profesinivelaj. Laŭprefere ili estu kantitaj de unu aŭ pluraj infanoj. Tamen, se tio ne eblas, oni rajtas proponi ankaŭ pli amatorecajn kantojn, kun la akompanado de almenaŭ unu muzikinstrumento (piano, gitaro ktp) kaj eventuale plenkreskula voĉo. La celo estas kolekti ĉiun jaron porinfanajn kantojn el multaj landoj kaj kontinentoj de la mondo. La limdato por la sendo de la konkursaĵoj (maksimume 2 fare de la sama aŭtoro), kiu estas senpaga, estas la 31-a de marto 2018. Estos premioj pri la plej bonaj tekstoj, muzikaĵoj, samkiel pri la plej inda socia mesaĝo ktp. La premioj estos por la aŭtoroj kaj NE por la infanoj, kiuj ja ne konkuras unu kontraŭ la alia. La akceptitaj kantoj aperos en disko, kiu estos eldonita kaj tutmonde disdonita en interreto (iTunes, Spotify, Google Play, Amazon, Deezer ktp) zorge de la organizantoj sen elspezoj por la aŭtoroj. Ĉiuj aŭtoroj de la akceptitaj kantoj ricevos poŝte partopren-diplomon. Se vin interesas ricevi la kompletan regularon kaj pli da detaloj pri la okazaĵo (formato de la kantoj kaj de la tekstoj, daŭro, son-kvalito ktp.), bonvolu sendi retmesaĝon al orainsulo@gmail.com. Roberto PIGRO
IPR 18/129
— página 30 del PDF —
SUMOO SUMOO estas tradicia japana luktarto. Laŭ la temposkemo de sumooĉampionadoj la japana samideano HORI Yasuo kreis programon por stimuli la legadon. Kaj li brile sukcesas! La ideo estas, ke ĉiu leganto luktas kontraŭ si mem: iu leganto elektas libron kaj decidas, kiom da paĝoj li/ŝi legos ĉiutage dum 15 tagoj. Se la leganto sukcesas, la leganto ricevas diplomon. Tiu programo havas moralan subtenon de ILEI kaj la Ligo aperas sur la diplomoj. Eble vi ne sukcesos aliĝi al la unua legsesio de 2018, sed aliĝu al la dua kaj al la sekvaj! Mi partoprenis kelkfoje, sed pro miaj multnombraj taskoj mi faris paŭzon. Jen mia kolego HORI vokas. En la mondon venas forta voko… Karaj dormantaj sumoo-istoj, vekiĝu! La jubilea 50-a sumoo daŭros de la 14-a ĝis la 28-a de januaro (15 tagoj). Mi atendas vian aliĝon. Kaj varbu viajn amikojn!!! HORI Jasuo (s-ro), 371-0825 Japanio, Gunma, Maebasi, Ootone 2-13-3, <hori-zonto@water.sannet.ne.jp> M.G.
El la landoj kaj sekcioj… Hungario Asembleo kaj pedagogia tago de ILEI-HU (19 novembro 2017)
IPR 18/130
— página 31 del PDF —
La kunvenon organizis Hungara Asocio de Esperantistaj Instruistoj (EPME), kiu formas la kernon de ILEI-HU. Krom la pridiskuto kaj akcepto de la raportoj pri la pasinta jaro, ni elektis novan estraron por la sekvaj 3 jaroj. Ĉiuj tri estraranoj reelektiĝis: Enikő Sereghy Zengő, Pálma Salomon Csiszár kaj József Németh. La prezidanto de EPME restis József Németh, kiu – laŭ la antaŭaj interkonsentoj – rericevis ankaŭ la sekciestran funkcion. Post la asembleo sekvis tri prelegoj: Enikő Sereghy Zengő: Uzado de lernolibroj kaj aliaj lerniloj en la instruado; Pálma Salomon Csiszár: Ŝanĝoj en la lingvoekzamena sistemo de Hungario; Attila Kaszás: Revolucio en lingvoinstruado – la dekstra cerboflanka instrumetodo. Krome, József Eszényi gvidis diskuton pri la situacio de la Esperanto-instruado en Hungario. La programon partoprenis ĉ. 25 kolegoj. József NÉMETH
Japanio Japanaj junuloj lernas Esperanton per komputila ludo Oni ofte diras, ke motivado tre gravas kiam oni lernas iun lingvon. Ĝenerale japanoj malbone lernas aliajn lingvojn, kaj eĉ Duolingo, pro la angla, malfacile komprenebla por japanoj, ne tiom bonvenatas kaj uzatas ĉi tie por lerni Esperanton. En la lasta aŭgusto aperis en Japanio nova komputila ludo titolita „Kotonoha Amrilato”, kiu uzas Esperanton. En ĝi, junulino hazarde trafas al mistera mondo, kie ĉiuj parolas iun strangan lingvon nomatan „Juliamo”. Tiu „Juliamo” fakte estas Esperanto. Ŝi renkontis ĉarman knabinon tie. Por amikiĝi kun tiu knabino, ŝi ne havas alian eblon ol eklerni la lingvon. Ludante, la ludanto efektive lernas Esperanton. Simpla motivo, ke mi volas kompreni kion ŝi diris, nature gvidas la ludanton al plia lernado. Post la apero de la ludo, tute neatendite multe vendiĝis lernolibroj de Esperanto, fondiĝis kelkaj lernantogrupoj en supermezlernejoj, kelkaj aliĝis al la ekzameno de Japana Esperanto-Instituto (JEI) kiu okazis en la Japana Esperanto-Kongreso novembre. Tia fenomeno fakte superas nian imagon. Kelkaj junuloj eĉ ĉeestis en la Zamenhofa Festo kaj restas en Esperantujo. En la fino de decembro aperis varianto de la ludo por saĝtelefonoj, kaj certe plimultiĝos ludantoj. Kvankam ni komprenas la gravecon utiligi novan teknikon por instrui Esperanton al junuloj, ni mem ne povis oferti tian ludon. Feliĉe ĉi-foje iu produktoro, kiu jam de lerneja tempo havis intereson pri Esperanto, efektivigis komercobaze la ludon, kontrolitan de JEI. Laŭ li, eĉ li mem ne imagis, ke junuloj tiom entuziasmiĝis pri Esperanto.
IPR 18/131
— página 32 del PDF —
Ŝajnas, ke preskaŭ neniu scias E-on, ĝis ili komencis amuziĝi pri „Juliamo”. Per kontaktoj kun la efektiva mondo, kion ili faros? Kun intereso ni rigardas tiun ĉi fenomenon kaj pretas, se bezone, ĉiam helpi ilin. ISIKAWA Tieko http://sukerasparo.com/, (© 2017 sukerasparo)
20 kuraĝaj gestudentoj laboras por akiri diplomon de Esperanto-instruisto Tio eblas pro la EIT-programoj lanĉitaj de ILEI en novembro 2017. EIT = Esperanto Instruista Trejnado. Por la kurso kun ĉeesta semajno en Madrido en julio aliĝis kaj eklaboris dek personoj. Por la kurso kun ĉeesta parto en Kotonuo en novembro aliĝis kaj eklaboras dek personoj. Ili ĉiuj studas per la Reto sub la gvidado de d-ino Katalin Kováts. Reta Instruista Trejnado de Esperanto (RITE) estas la unua parto. Lecionoj pri gramatiko kaj metodologio atingas la nombron 40. Teorio legenda kaj lernenda, poste sekvas testo kaj hejmtaskoj. Do tre serioza laboro. La gvidantoj taksas, ke la gestudentoj devas dediĉi proks. 6 ĝis 8 horojn semajne al tia studado. Pro tio mi elektis la titolon „kuraĝaj gestudentoj”. En Madrido okaze de la ILEIkongreso la dekpersona grupo studos intense, instruos ekzemple kaj ekzameniĝos. En Kotonuo inter la 4-a kaj la 11-a de novembro la afrika grupo tute same studos intense, instruos ekzemple kaj ekzameniĝos. Ili povos kunveni en Benino, ĉar ne estos problemoj pri vizoj. Por tiu tre grava renkontiĝo la movado devas kompreni, ke tiuj afrikanoj ne sukcesos mem pagi la vojaĝon kaj la restadkostojn. Pro tio ni jam nun petas, ke vi faru donacon al la IPR 18/132
— página 33 del PDF —
organizanto „Scio Sen Bariloj” (SSB) aŭ per donaco por subteni precizan personon aŭ por subteni la eventon ĝenerale. Pri „Scio Sen Bariloj” vi povas informiĝi en Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Scio\_Sen\_Bariloj. La UEA-konto de SSB estas assb-k. Mi mem gvidos tiun gravan semajnon en Benino. Aliĝis tri personoj el Benino, 3 el Burundo kaj po unu el DR Kongo, Senegalo, Ganao kaj Togolando. Mireille GROSJEAN, Prez de ILEI
AMO – ĉe viv-eko aŭ viv-daŭrigo? Populara diraĵo tekstas: „La vivo komenciĝas ĉe kvardek.” Oni povas diskuti senfine tiun tezon, sed certe tio ne validas por la AMO-programo de UEA. Ĝi rapide kreskis, en 2014 tra infanaĝo, en 2015 preterire de la adoleksa fazo, en 2016 ĝi maturiĝis al plenkresko. En 2017, kun 12 seminarioj en 11 landoj: el tiuj 5 novaj: Barato (Hinda Unio), Kartvelio, Korea Respubliko, Rusio kaj Svislando, ĝi jam atingis tiun proverban mezaĝon. Pri AMO en 2017 vidu la revuon Esperanto, januaro 2018, p. 6 kaj 7. Apartaĵo de 2017 estis la unuafoja trakto de edukaj temoj – ĝis nun AMO intence evitis okupiĝi pri instruista trejnado, opiniante, ke tiun tiom specialigitan temaron pli oportune traktas ILEI. Tio veras, sed estas multo por diskuti kaj trakti en la eduka kampo, kiu ne rilatas rekte al instruista trejnado. AMO 33 en Grezijono estis organizita komune de UEA kaj ILEI, same okazis en AMO 35, AMO-LIMA en la plej okcidenta piedfingro de Svislando en la vilaĝo Les Brenets, kun Francio en piedira distanco. Jam la tria eduktema AMO, numero 38, okazis kadre de la 50a Kongreso de ILEI en Busano, Koreio. En 2018 la programo impetas antaŭen al sia kvindeko: AMO 42 en Novjorko (sabaton la 27-an de januaro 2018) pri eksteraj rilatoj, kun aparta fokuso pri Unuiĝintaj Nacioj. AMO 43 en Havano (meze de februaro) kadre de la 9a Tut-Amerika Kongreso. AMO 44 en Moskvo (en februaro 20-21a) tuj antaŭ APERO-12. AMO 45. ĵus anoncita, en Marakeŝo, Maroko (apr.1-3), kadre de la 11a Mezorienta Kunveno. Pendas petoj el Burundo, Benino kaj Slovakio – kadre de KAEST 2018 novembre. Ekcirkulas scivolo – kie okazos la 50a AMO? Stefan MACGILL, Hungario IPR 18/133
— página 34 del PDF —
La 7-a Tutmonda Ekzamentago okazos la 16-an de junio 2018. Ankaŭ aliaj datoj jam estas konataj kaj elekteblaj. Informiĝu kaj petu sesion ĉe http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj
Ekparolu! okazigis 850 parolsesiojn 2017 estis la unua plena jaro por la programo Ekparolu! La retejo edukado.net funkciigas ĝin helpe de spertaj esperantistoj, geonkloj, por ebligi parolekzercojn por komencintoj, t.e. genevoj. En 2016 eksperimentcele la geonkloj donis 150 fojojn 30-minutajn sesiojn. En la unua plena jaro, en 2017, okazis precize 700 sesioj. En la projekto partoprenis 103 genevoj kaj 58 geonkloj, entute el 41 landoj. El la 58 ekzameniĝintaj kaj aprobitaj geonkloj 52 havis la oportunon doni parolsesion en 2017. El inter ili Jean-Jacques Wintraecken el Nederlando, kun 68 parolsesioj, estas la absoluta ĉampiono. Ankaŭ ĉi-loke ni dankas la ĝisnunajn geonklojn, kiuj dediĉas multe da tempo por helpi la komencintojn. La 25 plej diligentajn vi povas vidi sur la sekvapaĝa foto. Jam 35 genevoj finis siajn studojn kun 10, kelkfoje 20, kaj eĉ unufoje kun 30 sesioj. La enketiloj, kiujn ili plenigas post la studoj, indikas, ke la parolebloj, kiujn la kunlaborantoj disponigas, estas vere utilaj kaj por multaj la solaj okazoj por ekzerci sin en la parolado. La plej multaj komencintoj venas el Usono, sed ankaŭ eŭropaj novlernintoj amase turnas sin al Ekparolu! por helpo. La plimulto el ili post sia ekzercoserio restas en la Ekparolu-grupo ĉe Facebook, kaj daŭre kontaktiĝas kun la anoj de la komunumo. La celo helpi la enmovadiĝon de la novuloj en multaj okazoj efektiviĝas. Estus tre bone, se kursgvidantoj instigus siajn lernantojn aliĝi al la programo kaj havi konversaciojn kun diversnaciaj geonkloj. Dum la ĉeestaj kursoj eblus raportigi la kursanojn pri siaj spertoj kaj pri la informoj, kiujn ili sukcesis akiri dum la parolsesioj. Por la programo edukado.net daŭre atendas spertajn esperantistojn, kiuj post mallonga reta trejnado volonte babilos kun komencintoj skajpe. Kun novaj geonkloj kaj genevoj ni esperas por 2018 almenaŭ 1000 parolsesiojn Por pliaj informoj bv. legi la paĝon www.edukado.net/ekparolu Raportis: Katalin KOVÁTS, ĉefonklino IPR 18/134
— página 35 del PDF —
IPR 18/135
— página 36 del PDF —
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Christophe Chazarein, Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Rob Moerbeek. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: M. Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Goro Kimura, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat. Estrare: Gong Xiaofeng „Arko”, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la Jarlibron de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Arina Osipova. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr, Jean-Pierre Boulet, Pascale Voldoire. kaj aliaj
IPR 18/136
— página 37 del PDF —
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko. Tio kostas por A-landanoj 32 EUR kaj por Blandanoj 18 EUR. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, <moerbeekr@gmail.com>. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de januaro 2018, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aprilo 2018.
IPR 18/137
— página 38 del PDF —
SEKCIOJ DE ILEI Albanio: Bardhyl SELIMI, Rruga Fortuzi, nd.9, h.1, ap. 3, AL-1016 Tirana, bselimi@gmail.com Aŭstralio: Jennifer BISHOP, 24/8 Wallen Rd, Hawthorn, AU-3122 Victoria, bishop.jennifer699@gmail.com Belgio: Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende, flandrio@hotmail.be Benino: ALOFA Jérome Charles, 04BP0672 BJ-Cotonou, Rep du Benin, alofkarlo@yahoo.fr Brazilo: Aristophio Andrade ALVES FILHO, Rua B-55, N° 85, Conj. B. Bentes 1, Q. B-55, Benedito Bentes, Maceió, AL, Brasil, BR-57085-748, esperantomaceio@yahoo.com.br
Bulgario: Mariana GENCHEVA, Targovska 95, BG-5180 Polski Trambesh, maries972@yahoo.com Burundo: Jérémie SABIYUMVA, BP 170, BI-Rumonge-Burundi, ane_bur@yahoo.fr Ĉeĥio: Jana MELICHÁRKOVÁ, Polní 938, CZ-696 02 Ratíškovice, melicharkova@quick.cz Ĉinio: GONG Xiaofeng, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, arko.gong@qq.com Danio: Ileana SCHRØDER, Vestavej 4, DK-2770 Kastrup, ileana.schroder@mail.dk Finnlando: Sylvia HÄMÄLÄINEN, F.E. Sillanpään katu 2 C 46, FI-33230 Tampere, sylvia.h@kolumbus.fi
IPR 18/138
Francio: Michel DECHY, 65 allée de la Crémaillère, FR-59650 Villeneuve d’Ascq, michel_dechy@hotmail.com Germanio: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, zsofia.korody@esperanto.de Hispanio: Luis Eduardo BERDOR REMON, Pablo Iglesias 41, 4 B, ES-50018 Zaragoza, eduardo.berdor@gmail.com Hungario: József NÉMETH, Fő u. 41/5, HU-8531 Ihász, jozefo.nemeth@gmail.com Irano: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9 K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. FaridAfshar, Kh. Vahid Dastgerdi, IR-19166-13514 Tehran, mamduhi@gmail.com Italio: Luigia OBERRAUCH MADELLA, via Prampolini 8, IT-43100 Parma, silkovojo@aliceposta.it Japanio: ISIKAWA Tieko, Tate 1-6-6-103, JP-353-0006 Siki-si, Saitama-ken, tiekosanjo_103@bj8.so-net.ne.jp Katalunio: Rubén FERNÁNDEZ ASENSIO. C/ Latrilla 12, 1r 2a, ES-08912 Badalona, ileicat@hotmail.com Kongo DR: MAFUILA MAVOMO Jackson, C/O DKEA, BP 1007 Kin Limete Congo RDC, mavomespero@gmail.com Korea Resp.: PARK Yongsung, 110-dong 902-ho, Daewoo Ian Apt. Samke-dong, Gimhae Si, GyeongsangnamDo, KR-621-750, esabpark@korea.com
Kroatio/KEL: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, mjerkovic@net.hr Kroatio/KEU: Svijetlana AKIK, Franje Malnara 52, HR-10000 Zagreb, ilei@hes-keu.hr Kubo: Gonzalo COLLANTES GARCIA, N.Lòpez 857(altos) e/ Barnada y S.Lora. CU-90100, Santiago de Cuba eduardo.robert@infomed.sld.cu Meksiko: Carlos HERNÁNDEZ LOARCA, Arco del Triunfo 2019-40 San Pedrito los Arcos, MX-76148 Querétaro México, ilei@esperanto-mexico.org Mongolio: Khorloo TSERENDEJID, MNUlanbatoro, distrikto BZD, 82-5, tserendjd@yahoo.com Nederlando: Robert MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, moerbeekr@gmail.com Nepalo: Bharat Kumar GHIMIRE, Nepala EsperantoAsocio, G.P.O. Box 10518, Kathmandu, nespa_bharat@hotmail.com Norvegio: Anne Karin BONDHUS, Morenefaret 8A, NO-4340 Bryne, akbondhus@jkn.no Pollando: Magdalena TATARA, ul. Grzegórzecka 74/4, PL-31-559 Kraków, mtatara@gmail.com Rumanio: Mihai TRIFOI, Str. Principală, Bl.1 Ap.3, RO527116 Bixad/Jud. Covasna, mihaitrifoi@yahoo.com
— página 39 del PDF —
Serbio: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36, RS-32000 Ĉaĉak, radojica.petrovic.rs@gmail.com Suda Afriko: Emile MALANDA NIANGA, PO BOX 2787 ZA-Cape Town, emalandan@yahoo.fr Svedio: Agneta EMANUELSSON, Carl Ugglas väg 6, SE-641 37 Katrineholm, agneta.emanuelsson@fro.se Svislando: Charles RODUIT, rue de Chancheri 1, CH-1661 Le Paquier, charles.roduit@gmail.com Tanzanio: Mulele Samwel MBASSA, Box 25, Bunda Tanzanio. Poŝtel: +255786 819 767, +255758 176 722, mulelembassa@gmail.com Togolando: ATTIOGBEAGBEMADON B., Mensah, B.P. 39, Aneho, TG-Lomé, abiovamensah@yahoo.fr Ukrainio: Nina DANYLYUK, pr. Sobornosti, 32, Log. 108 UA43026 U. Lucjk Usono kaj Kanado: Ronald GLOSSOP, 8894 Berkay Avenue, US-63136-5004 Jennings, MO, rglossop@mindspring.com Vjetnamio: Ngyuyen THI NEP, 70, B20A, Kim Lien, Dong Ha, VN-Hanoi, Nguyennepa9cfl@gmail.com
REPREZENTANTOJ Armenio: Lida ELBAKJAN, Moldovakan 26/2, kv.52, AM375062 Erevan, Lidaelb@yahoo.com Britio: Elizabeth STANLEY, Frome House, Frome Gardens, Stroud, Glos. GL5 4LE, UK, elistaros@hotmail.com Ĉilio: Héctor CAMPOS GREZ, Casilla 903, CL-3340000 Curico, hecg@uea.org Ganao: Alfred Kobina ARTHUR, P.O. Box TS 404, Teshie, GH-Accra, abaako43@yahoo.com
Islando: Loftur MELBERG Sigurjónsson, Traðarberg 13, IS221 Hafnarfjörður, lofturmsig@yahoo.de Israelo: Luiza CAROL, P.O.Box 1083 Kiriat-Yam IL-29109, luizac@012.net.il Niĝerlando: BOUKARI Ellias Illiassou, S/C de Kanguey BP11936 Niamey, Niger, elliasdj@gmail.com Pakistano: Adeel Mahmood BUTT, Ward No. 11, near M.C. High School, PK-39100 Nankana Sahib, adeelbutt84@gmail.com Rusio: Svetlana SMETANINA, str. Budajskaja 13-35, RU-129128 Moskvo, svsmetanina@yandex.ru Senegalo: Assane FAYE, BP 1186 Rufisque, Senegal, damanemanu2000@yahoo.fr Slovakio: Magdaléna FEIFIČOVÁ „Fejfi”, A. Bernoláka 25/5, SK-010 01 Žilina, esperanto.fejfi@gmail.com Tajvano: Reza KHEIRKHAH, Chung Ching Road, No. 105, TWPingtung city, 900-73, rezamenhof@yahoo.com Urugvajo: Sonia RISSO, Pascual Costa 3253 Apto 1215, UY-11700 Montevideo, sonry@adinet.com.uy
KONTAKTPERSONOJ Argentino: Gabriel Enrique WAGNER, Misiones 1421, AR3116 Crespo – Entre Rios, gwagner@digitaloffice.com.ar Aŭstrio: Uwe STECHER, Zaunscherbgasse 3/3/6, AT-1210 Wien, punktor@live.at Bolivio: Leandra DIA RIOS, Calle María Estiváriz No 290, Avenida Coronel Valdez Pasaje Zaratustra, Villa Pabón, Zona Central, mileis_7@hotmail.com Bosnio kaj Hercegovino: Nimeta KULENOVIĈ, Branica Sarajeva 15/V, BA-71000 Sarajevo Haitio: Christine THEANO, Christ-Roi, Imp. Romane # 41, HT-6110 Port-au-Prince, christinetheano@hotmail.com
Indonezio: Ilia Sumilfia DEWI, Perumahaan, Pejuang, Pratama, Blok L, no. 11, RT/RW 003/006, ID-Bekasi, Jawa Barat, ilia.dewi@gmail.com Kenjo: Gilbert S. SIKALA, Chemomi Estate, P.O. Box 22, 30301, Nandi Hills, simiyugilbert@yahoo.com Kostariko: Hugo MORA Poltronieri, Apartado 4981, CR1000 San José, tikoguau@gmail.com Litovio: Gražina OPULSKIENĖ, Obuoliuko 42, Mažeikiai LT89312, grazopul@yahoo.com Luksemburgo: Claude NOURMONT, 2 om Kläppchen, LU-5682 Dalheim, moonmont@pt.lu Nikaragvo: Uriel GURDIAN, Rpto. Shick 2da etapa, Iglesia adventista 1c O, 1c N. Casa G-32, Managua, Nicaragua, esperantonica@gmail.com Portugalio: Luís LADEIRA, Rua Manuel Valadares, 10, 2E PT-2650-192 Amadora luisladeir@gmail.com Slovenio: Peter GRBEC, Sv. Peter 142, SI-6333 Sv. Peter, peter.grbec@gmail.com Srilanko: U.L.F.G.Zeiter PERERA.197, Indivitiya Road, Hettigama, Jaela, Srilanka, zeiter.espero@gmail.com Taĝikio: Firdaus SHUKUROV, Glavpochtamt, a.k. 135 TJ-734000 Dushanbe, komintel@yandex.ru; aet2005@ yandex.ru Turkio: Vasil KADIFELI, Ataturk mah. Turgut Ozal blv. Gardenya 2-1 D:21 Atasehir 34758 Istanbul/Turkey, vasilkadifeli@gmail.com Venezuelo: Asociación Venezolana de E-o, Ricardo Coutinho, Apartado postal 47675, Caracas 1041-A, VE, venesperanto@cantv.net
IPR 18/139
— página 40 del PDF —
NEPRE registru viajn kursojn en la KURSEJO de www.edukado.net! NEPRE raportu al ILEI pri via aktivado en la kampo de instruado de Esperanto! Tiuj informoj estas
atutoj por informi kaj konvinki la eksteran mondon.
IPR 2018/2
— página 1 del PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 48 – trimonata
IPR mi
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO
Redakta komitato: Jozsef Nemeth (red.) Luiza Carol
Mireille Grosjean
Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek
La kultura heredaĵo de Esperanto Madrido, 20-28 julio 2018
Kunlaborantoj de la aktuala numero: Aleks Andre
Didier Apelete Agbolo Guy Camy
Marija Jerkoviĉ ; Ni Dennis Keefe E ———— E. . FIRINAZYAZI Arlain Kizeyidioko M. “~= NN “E KFT YU U llona Koutny E oO——— m ENZ) TAT I. Anna Lowenstein aŭ ml l(m Patrick Morando sei Jeremie Sabiyumva Honore Sebuhoro Amri Wandel
ESPERANTO KAJ EDUKADO
e : = Loj S = Y M’ x SZ LJ STA S , A
Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
— página 2 del PDF —
ENHAVO
Enkonduko (Mireille GROSJEAN)……………….ssssieisseseneeeneeeeeneeenenennnennetnetto 3 Dennis KEEFE: Praktika utiligado de la silentaj filmoj de C. Chaplin […] .4 Intervjuo kun la unua diplomito de RITE /kun Patrick Morando] ………….. 9 Grava anonco diskonigenda /ekzameno por blinduloj en Lisbono] ……….. 13 Mireille GROSJEAN: Paroliligoj………………sssisnssiensssseesnensnensenenenennnenenetettts 14
Dek jaroj en Esperanto-lando (5.) (Luiza CAROL, Mireille GROSJEAN) … 16 Esperanto per rekta metodo de Stano Marĉek (recenzo de LOWENSTEIN) 19
El la landoj kaj sekcioj (CN, FR, DE, IL, CD, HR, PL) ………………………. 20 Mia neforgesebla lingvoinstruisto (Didier Apelĉte AGBOLO) ……………….. 31 NOMADKURSO KAJ ESPERANTO-PLUS (H. SEBUHORO, M. GROSJEAN)… 32 Du samtempaj AMO-seminarioj en Afriko (Jeĉrĉmie SABIYUMVA )………… 35 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ………………………ŝeeieeesseeseeeeseseeeeeeeee 37 ESTRARO DE LA LIGO
Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. «mirejo.mireille(dgmail.com~. Tel. hejma (141) 32 932 18 88, portebla (41) 79 69 709 66. Rilatoj kun UNESKO kaj FIPLV. Observanto de ILEI ĉe UEA. Informado al ekstero. Ekzamenoj.
Vicprez.: GONG Xiaofeng „Arko”, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang University, CN-330031 Nanchang, Ĉinio. «arko.gong(dqq.com». Universitata agado.
Sekretario: Emile MALANDA NIANGA. P. O. BOX 2787 Cape Town 8000, Sud- Afriko. «emalandan(Qyahoo fr, «ilei.sekretario(Qgmail.com».
Kontakto kun sekcioj. Koleghelpa Kaso.
Vicsekr.: Elena NADIKOVA. ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (77) 8352-648531, portebla: (7) 919-670-25-34.
«lena espero(Qmail.ru~. Lerneja agado. Eo-centroj.
Estrarano pri financoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. «xilei. kasisto(Qgmail.com».
Tel. hejma (7- 510) 653 0998.
Estrarano: Radojica PETROVIĈ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Ĉaĉak, Serbio. Tel. hejma (7381) 32 371053. «radojica.petrovic.rs(Qgmail.com. Kongresoj de ILEI, rilatoj kun TEJO, retaj aferoj, „Interkulturo”.
Estrarano: Ivan COLLING. Cx.P. 1701, Ag. Mal. Deodoro, Curitiba, PR. BR-8001 1- 970, Brazilo. «iecolling(dyahoo.com.br». Universitata agado.
IPR 18/2»72
— página 3 del PDF —
Scienca Komitato
Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE!
Membroj:
Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah
Renato Corsetti, Britio/Italio, Universita degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE!
Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE!
Aloyzas Gudavicius, Litovio, Ŝiauliy universitetas
Boris Kolker, Usono; AdE!
Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE!
Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario, vic-prez. de UEA
Aleksandr Melnikov, Rusio, AkaneMHA ĈeJIBCKOXOB- sCTBEHHOrO MamnHocCTpOEeHHA
Radojica Petroviĉ, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu
Balazs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudomanyi Intezet
!AdE — Akademio de Esperanto
Sur la titolkovrilo: Nia kongreso ricevis emblemon kun la urso, simbola besto de Madrido. En la urbo vi povos vidi plurajn statuojn de tiu staranta urso. Okaze de la konkurso lanĉita de ILEI por obteni emblemon aperis kelkfoje virbovo memorigante pri taŭrobatalo, sed ankaŭ plurfoje la urso. La estraro elektis tiun simbolon, kiu rilatas al nia gastiganta urbo.
Karaj legantoj,
Denove nia revuo ebligos al vi malkovri novajn aspektojn de la instruado de nia lingvo. Denove la kontribuaĵoj devenas el diversaj mondopartoj. Denove la kontribuantoj estas aŭ altnivelaj fakuloj pri pedagogio-andrologio (instruado al plenkreskuloj) (Keefe) aŭ simplaj instruistoj, kiuj raportas pri sia praktiko (Agbolo, Rotellini-Gaufilet k.a.), aŭ estas personoj, kiuj raportas pri sia lernado (Carol).
Same bunta estos nia programo en nia 51-a Kongreso en Madrido. Jam 150 personoj aliĝis kaj proksimume 30 proponis prelegon, ludon, prezenton, kantojn, dancojn k.s. Do nia ĉiujara evento estas promesplena kaj jam rekorda. Simpozio okazos fine de la semajno, per kiu ni klopodas ekrilati kun ekstermovadaj fakuloj.
ILEI ankaŭ aperos kadre de la UK en Lisbono kaj organizas tie la TAGON DE LA LERNADO. La temo de tiu TAGO estos „Aliro al kulturoj pere de la lingvo ESPERANTO”. Nia komisiito pri ILEI en la UK Marija Beloŝeviĉ eklaboris por prepari interesan Tagon. Ni revidos unu la alian ie en Iberio! Ĝis baldaŭ!
Ni deziras al vi agrablan legadon
Mireille GROSJEAN Prezidanto de ILEI
IPR 18/273
— página 4 del PDF —
Praktika utiligado de la silentaj filmoj de Charlie Chaplin
por PAROLIGI gelernantojn de Esperanto je ĉiaj niveloj
de Dennis KEEFE, Cullera, Hispanio
En ĉi tiu artikolo, Dennis Keefe prezentas detalajn ekzemplojn montrante kiel silentaj filmoj povas esti utiligataj en ĉeestaj kursoj de Esperanto kiam la ĉefa celo de la instruado estas la praktikado kaj la paroligado de la gelernantoj. Kvankam senvoĉaj filmoj povas esti uzataj ankaŭ por helpi instrui gramatikajn regulojn de Esperanto, ili multe pli taŭgas por praktikado kaj paroligado de lingvaj eroj JAM lernitaj, sed ne sufiĉe flue uzataj de la gelernantoj en normala konversacio. Dennis unue prezentas tipajn demandojn kiuj povus esti starigataj de kursgvidantoj en tri malsamaj lernogrupoj je tri niveloj: baza kurso, meza kurso kaj supera kurso. Tiuj ekzemploj estas iom artefaritaj por montri la adapteblecon de la metodo. En artikolo en la sekva numero de IPR, estos prezentita modelo de kiel povas nature okazi pratikigado dum tipa leciono de mezgradaj kaj supergradaj gelernantoj de Esperanto.
En mia lasta artikolo en Internacia Pedagogia Revuo (De Banalaj Bildoj al Sukoplenaj Silentaj Filmoj en la Instruado de Esperanto: Ĉoĉo (Charlie Chaplin) Helpos Vin Lernigi Esperanton!), mi skribis pri la avantaĝoj utiligi silentajn, senvoĉajn filmojn, kiel tiuj faritaj inter la jaroj 1895 kaj 1930, por la praktikado kaj instruado de Esperanto. Mi substrekis, ke tia kursomaterialo povas esti uzata kaj de profesiaj kaj de amatoraj kursgvidantoj de Esperanto, kaj aldone, ke silentaj filmoj utiligeblas por ĉiaj niveloj: por komencantoj, por mezgradaj lernantoj kaj por lertaj parolantoj de la lingvo.
En tiu antaŭa artikolo mi donis ekzemplon de filmo nomata Sortie de I’Usine (Elirado de la Fabriko), farita de la fratoj Lumiere en la jaro 1895. Uzante tiun ege simplan filmon, mi montris kiel per nur kvin sekundoj da filmo kursgvidanto povus starigi 15 demandojn pri ĝi. Tio estas, per malmulte da materialo de silenta filmo eblas paroligi gelernantojn multe.
Nun en ĉi tiu artikolo mi volas daŭrigi la prezentadon de konkretaj ekzemploj, utiligante la famajn filmojn de Charlie Chaplin inter la jaroj 1916 kaj 1936. Mi montros plurajn metodojn, alirojn, kiujn ĉiaj kursgvidantoj povas utiligi en sia kurso. Mi montros tipajn ekzemplojn de demandoj por
IPR 18/2»74
— página 5 del PDF —
baznivela, por meznivela kaj por altnivela kursoj, alivorte por KER: A- nivelaj, B-nivelaj kaj C-nivelaj kursoj.
= GUESS
«2
En la foto: Dennis Keefe kaj Lee Jungkee en la Seula Esperanto- Kulturcentro, kie okazis parto de la dumjara, eksperimenta kursaro kun la silentaj filmoj de Charlie Chaplin.
Kompreneble tiuj modeloj, kiujn mi sube prezentos, estas nuraj ekzemploj, kaj iom tro artefaritaj, ĉar mankas reala kunteksto, kun ĉeestaj partoprenantoj. V1, la kursgvidanto, prefere uzos la filmojn spontane, adaptiĝante al via konkreta, loka situacio. Vi kreos viajn proprajn ekzemplojn laŭ la cirkonstancoj, en kiuj vi troviĝos. Kursoj, kiuj utiligas silentajn filmojn, estas kiel ĵazo-muziko, en kiu oni improvizas je ĉiu momento, ne kiel klasika muzika komponaĵo, en kiu ĉiu noto estas antaŭfiksita. Por plani la lecionon, vi povas unue spekti la filmon por bone kompreni tion, kio okazadas, sed vi NE devas skribi antaŭe ĉiujn demandojn en fiksa ordo. Ĉe preskaŭ ĉiu respondo de lernanto estas iom da surprizo, kaj vi kiel bona instruanto devas reagi al la fluo de la interagado kun viaj gekursanoj. Rigida demando-ordo
IPR 18/2»5
— página 6 del PDF —
detruos tiun naturan fluadon. Bona, interesa, natura praktikado de lingvo bezonas altan nivelon de fleksebleco.
Estas diversaj manieroj montri la filmojn al la gelernantoj. Vi povas vidigi la tuton aŭ nur partojn. Mi persone ŝatas montri nur scenojn kaj subscenojn de mallonga daŭro, ĉar per du, tri, kvar minutoj de unu filmo, mi povas facile krei unu horon da interesa leciono. Unu sceno povos sufiĉi, kaj sceno de, ekzemple, du minutoj facile dividiĝas en subscenojn de nur kelkaj sekundoj. Se mi havus tri-minutan sekcion de filmo de Charlie Chaplin, mi povus iel uzi la sekvantan skemon: 15 sekundoj da rigardado 10 minutoj da demandado kaj interparolado; poste, 20 sekundoj da rigardado — 5 minutoj da interparolado; post tio, 3 sekundoj da rigardado — 8 minutoj da interparolado ktp. ĝis la fino de la sceno. La ritmo de la leciono resumiĝas tiel: Spektado — Parolado: S; 4 P1, S2 – P», S3 = P3, ktp. Spertaj lingvoinstruistoj eble preferus interrompi tiun skemon per diversaj duopaj kaj grupaj laboroj, aŭ per skribaj ekzercoj kaj tiel plu. Estas senfinaj manieroj aranĝi la lecionon.
Mi ne rekomendas, ke vi uzu tiajn filmojn por fari tutan lecionon de unu aŭ du horoj. Tio estas tro longa, se vi ne spertas pri la metodo. Se vi volas eksperimenti en viaj lecionoj, provu utiligi la silentajn filmojn dum dek minutoj, dum kvin minutoj aŭ dum 30 minutoj, ekzemple. Miksi metodojn kutime plialtigas la kvaliton de la instruado, kaj simile plialtigas la intereson pri la kurso. Varieco de instru-metodoj estas trajto de bona instruisto. Sed kvankam mi rekomendas, ke vi uzu nur parton de via instruo-horo por filmopraktikigado, sciu, ke eblas fari ne nur tutan lecionon per senvoĉaj filmoj, sed ankaŭ tutan, plurmonatan kurson per ili. Sed tio estas alia temo por alia momento.
Mia plej ŝatata maniero prezenti la filmon estas montri parteton post parteto. Ofte mi spektigas nur du aŭ tri sekundojn, kio sufiĉas por starigi abundajn demandojn kaj paroligi ĉiujn en la klasĉambro. En la sekva ekzemplo (el la filmo La Cirko), tamen, por la celo de ĉi tiu artikolo, mi elektas specimenajn demandojn, kiuj povas okazi en diversaj partoj de la sceno. Post tiu ekzemplo, mi aldonos duan ekzemplon (el la filmo La Enmigrinto), kiun ni povus nomi „Kurso-konversacio bazita sur dudek sekundoj da filmo”. En tiu lasta ekzemplo, pli klare videblos kiel grava estas spontaneco, interparolado, lernanto-partoprenado. Tiu dua ekzemplo donas sufiĉe bonan, sufiĉe aŭtentikan ekzemplon, pri tio kiel leciono uzanta senvoĉan filmon povas glate kaj nature disvolviĝi.
IPR 18/276
— página 7 del PDF —
Nun, por doni al vi ideon kiuj povas esti la demandoj kaj komentoj, kiujn mi utiligas depende de la nivelo de la lernantaro: mi listigas abundan materialon sube en Ekzemplo I. Vi rimarkos, ke la motoro de la disvolviĝo de la leciono estas DEMANDOJ pri la filmo. Vi simile rimarkos, ke ne estas tradukaj laboroj dum la leciono. La tuto devas okazi nur en Esperanto. En tio la lecionoj utiligantaj senvoĉajn filmojn similas la Rektan Metodon. Tamen, memoru, ke ĉi tie la celo ne estas tiom instrui la lingvon kiom praktikadi ĝin longan tempon en sufiĉe natura konversacio.
Antaŭ ol rigardi la ekzemplojn, mi rekomendas, ke vi mem spektu la filmojn kaj la koncernajn scenojn de la ekzemploj. Mi indikis mian fonton, sed estas multe da similaj fontoj diversloke sur la interreto. La diferenco inter la diversaj kopioj de la sama filmo estas la muziko en la fono. Tiaj diferencoj ne ŝanĝos la lecionon.
Ekzemplo 1.:
Filmo: The Circus (La Cirko);
Sceno: The Lion’s Cage (La Kaĝo de la Leono);
Daŭro: 3 minutoj kaj 44 sekundoj.
Fonto: Jutubo, https://www.youtube.com/watch?y=-MVo orLAmag
Ekzemploj de tipaj demandoj de instruanto al lernantoj:
Bazniveloj:
1) Ĉu tiu estas Charlie?
2) Ĉu tio estas leono aŭ ĝirafo?
3) Ĉu Ĉoĉo estas en aŭ ekster la kaĝo?
4) Ĉu li timas la leonon?
5) Ĉu la leono dormas?
6) Ĉu ĝi vekiĝis? 7) Kio venis al la kaĝo?
8) Kiu venis al la kaĝo? 9) Ĉu Ĉoĉo eskapis? 10) Kiel li eskapis?
Komento pri baznivela uzado: Simplaj frazoj kun simplaj vortoj. Rektaj respondoj de unu frazo.
IPR 18/2»7
— página 8 del PDF —
Meznivelaj:
1) En la unua parto de la sceno, ĉu estas leono kiu ĉasas Ĉoĉon? 2) Kio devigis Ĉoĉon eniri en la kaĝon de la leono? 3) Kiam Ĉoĉo eniĝis en la kaĝon, kion faris la leono? 4) Kiam Ĉoĉo jam estis en la kaĝo, kial la leono ne priatentis lin? 5) Por kion fari, li eligis tukon el sia poŝo? 6) Kion la leono faris dum Ĉoĉo havis la problemon kun la hundo? 7) Kio okazis tuj antaŭ ol la leono vekiĝis? 8) Kiam Ĉoĉo timis la leonon, kaj kiam ne? 9) Kiamaniere Ĉoĉo povis eliri el la kaĝo? 10) Ĉu vi pensas, ke Ĉoĉo timis la tigron pli ol la leonon? Kial jes, aŭ kial ne?
Komento pri meznivela pridemandado: En la meznivela kurso, estas kompleksaj frazoj, subfrazoj. Ankaŭ estas demandoj kiuj iomete eliris al la baza situacio, ekzemple, demandoj pri opinioj. La respondoj de la lernantoj (ne indikitaj) probable estos multe pli longaj ol tiuj de lernantoj de la baza nivelo.
Superaj-nivelaj:
1) Priskribu la unuan parton de la sceno, antaŭ ol Ĉoĉo devis kuri al la kaĝo de la leono. 2) Enirinte la kaĝon, Ĉoĉo malkovris ion. Kion li malkovris? 3) Svenonte, kion la alveninta virino konstatis? 4) Kio aŭ kiu faligis la akvujon? Priskribu tiun parton de la sceno. 5) Imagu, ke vi estas la leono, priskribu ĉion kio okazis. 6) Kiuj ĉefaj malhelpaĵoj ĝenis Ĉoĉon dum lia restado en la kaĝo? Detale priskribu ilin. 7) Imagu, ke vi estas la filmisto kiu efektivigis kaj filmis tiun scenon. Detale rakontu ĉion, kion vi devis fari, por ke la sceno sukcesu. 8) Ĉu vi rekomendus al viaj geamikoj, ke ili spektu tiun filmon? Kial jes, aŭ kial ne? 9) Se tiu sceno filmiĝus hodiaŭ, en 2018, kiaj ŝanĝoj videblos en la filmo? 10) Vi laboras ĉe la radio. Imagu, ke mi estas Ĉoĉo. Faru kvinminutan radio-intervjuon al mi.
Komento pri uzo por altnivelaj parolantoj de Esperanto: Ĉiaj gramatikaĵoj kaj ĉiaj vortoj permeseblas ĉe la supera nivelo. Abundas subfrazoj kaj ankaŭ participoj kiel mallongigoj de tiuj subfrazoj. Ofte la demandoj eliras el la kadro de la filmo mem, kaj la respondoj al tiuj demandoj povas esti longaj, plurfrazaj, kaj eĉ debatecaj. Unu demando, unu komento povas rezultigi longan interdiskutadon inter la gelernantoj.
Traleginte la supran ekzemplon, vi nun havas pli konkretan ideon kiel leciono utiliganta senvoĉan filmon povas disvolviĝi kun diversnivelaj lernogrupoj. Sed antaŭ ĉio ne forgesu, ke la demandado okazas spontane. Vi NE legos liston da antaŭpreparitaj demandoj skribitaj sur papero. Vi kaj viaj
IPR 18/278
— página 9 del PDF —
lernantoj vidos parteton de sceno de filmo, eble nur kelkajn sekundojn aŭ eĉ nur unu, kaj post tiu mallongdaŭra rigardado, vi haltigos la filmon kaj spontane starigos demandojn. Viaj lernantoj neniam scios kiuj demandoj ekaperos, kaj eĉ vi mem ne scios, ĉar vi reagas al al reagoj de viaj gelernantoj. Estas kiel disvolviĝas ĵazo, ne kiel ludiĝas skribita muziko.
La supra ekzemplo, kvankam ĝi montras ĝenerale, kio povas okazi dum leciono pri silentaj filmoj, tamen ne montras aŭtentikan, naturan dialogon. En venonta artikolo de IPR mi volas, por pli klarigi kiel povas okazi la disvolviĝo de unu leciono, priskribi detale, paŝon post paŝo, la interparoladon inter kursgvidanto kaj gelernantoj. Intertempe mi deziras al vi kaj al viaj kursanoj bonan lernadon de Esperanto per la tradiciaj metodoj, kaj mi invitas vin, por praktikigi viajn gelernantojn, utiligi iomete, (eble inter 5 kaj 15 minutoj ĉiulecione) la silentajn filmojn de Charlie Chaplin, kaj eventuale aliajn senvoĉajn filmojn de inter la jaroj 1895 kaj ĉirkaŭ 1930. Bonan praktikigadon!
Intervjuo kun la unua diplomito de RITE
IPR: Gratulojn, Patrick Morando pro la sukcesa fino de la Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net. Ni scias, ke vi estas la unua, kiu finis tiun kurson. Kiel vi fartas? Kion tio signifas por vi?
PATRICK: Saluton kaj dankegon pro viaj gratuloj. Mi fartas tre bone kaj nun, fininte la kurson, eĉ pli bone! Mi estas vere kontenta, tiu kurso por mi estis granda defio. Kvankam mi studis fremdajn lingvojn (francan lingvon kaj ĝian literaturon) en la universitato en Ĝenovo, Italio, tamen vere mankis io, kio rilatis al metodiko, al tio kiamaniere oni instruas fremdan lingvon. Fine de la 90-aj jaroj, kiam mi vizitadis la universitatajn kursojn, la programo estis nur pri lingvo, literaturo kaj pri aliaj fakoj (historio, lingvistiko). Klerigado pri metodiko ne estis proponata, do la plimulto de la studentoj havis tiun „handikapon”, ili akiris grandan kulturan kompetenton, sed nenion pri didaktiko. Nur post 2003 ekestis specialiĝoj pri tio.
IPR: La kurso konsistas el 7 studobjektoj: metodiko, gramatiko, movad-
historio, literaturo, frazeologio, interlingvistiko kaj elektitaj prelegoj, entute 100 lecionoj. Kion tio signifas? Kiom ampleksaj estas tiuj lecionoj?
IPR 18/279
— página 10 del PDF —
X » adi » — ATESTILO oo1 C)) POR x Z Patrick Morando (IT) kai KIU KUN EMINENTAJ REZULTOJ FINIS LA 100-LECIONAN RETAN INSTRUISTAN TREJNADON ĈE EDUKADO.NET SN | e 9 luTaka linmh die, ] oE «
14AN DE MARTO 2018
rmo i — 3 EKE. ” Ŝe i Mi 3
PATRICK: Jes, vi pravas. La kurso estas tre ampleksa: 100 lecionoj! Kiam mi komencis, mi dubis. Mi diris al mi mem: „Eble mi ne sukcesos!”, sed paŝon post paŝo mi sekvis la diversajn dosierojn kaj mi finis la tuton. Je la unua vido la kursaro aspektas nekredeble senfina, sed ĝi estas tute farebla se oni studas nur kelkajn horojn ĉiusemajne. Oni devas pacienci, havi memdisciplinon kaj bone organizi sin mem. Tamen mi substrekas, ke ĝi estas tute farebla, la amplekseco nepre ne devas malkuraĝigi homojn. La kurso estas serioza, profesinivela. Oni ne devas forgesi, ke ni lernas por instrui nian ŝatatan lingvon.
IPR: Ni scias de Katalin Kovats, gvidanto de la trejnado, ke vi estas la unua finstudinto, kaj via fervoreco pelis ŝin fini ĉiujn lecionojn. Vidante la foton pri vi kun la dosieroj ni havas la impreson, ke vi vere laboregis. Kiom da tempo, kiom da laboro vi investis?
PATRICK: Kiam mi aliĝis fine de 2013, la tuta materialo ankoraŭ ne estis preta. Estis „eksperimenta fazo”. Mankis literaturo kaj dudeko da metodikaj dosieroj. La tutan kurson estras nur unu persono kaj kompreneble la ritmo haltis plurfoje pro diversaj, sed kompreneblaj kialoj. Nun la kurso estas
IPR 18/2710
— página 11 del PDF —
kompleta, do se iu diligente studas ĉiusemajne, li/ŝi povas fini post unu aŭ du jaroj.
IPR: Estis multe da hejmtaskoj, vi devis kompili tekstojn, analizi metodojn, krei ekzercojn. Kiom da dokumentoj vi kreis? Kaj kio estos ilia sorto?
PATRICK: Kiel en universitato aŭ en altlernajaj kursoj (por ne timigi la estontajn kursanojn 9) estas teoriaj kaj praktikaj partoj. Iuj fakoj antaŭvidas nur la teorian parton, metodiko kaj gramatiko entenas ankaŭ praktikajn partojn, kie oni devas krei materialon: ekzercojn, prezentaĵojn, tabelojn aŭ serĉi inter revuoj kaj literaturaĵoj gravajn gramatikaĵojn. Mi listigis miaflanke 83 aktivaĵojn dum la tuta kurso. Iuj jam disponeblas en la sekcio „instrumaterialo”, aliaj aperos tie iom post iom. Dum RITE, ekzemple, mi lernis kiel fari „PowerPoint”-prezentaĵon, mi neniam antaŭe faris tion, kaj ekde tiam mi ilin pretigas por mia laboro. Mi plibonigis miajn komputilajn konojn, ĉar por sekvi la kurson, oni devas uzi programojn, krei filmetojn,
sonmaterialojn ktp. 2 dE al
, LLA
LAU di
aj
vi
1
a“ do ‘MANZO.
Patrick kun la materialoj de RITE
IPR 18/2»11
— página 12 del PDF —
IPR: Kiuj estis viaj plej ŝatataj partoj, kaj kion vi ne ŝatis en la kurso?
PATRICK: Se diri sincere, miaj plej ŝatataj partoj estis gramatiko kaj interlingvistiko. Mi ŝatis pli-malpli ĉion. Interesa parto estis frazeologio, eble ne tiom esenca por tia kurso.
IPR: Ni scias, ke vi trapasis diversajn nivelojn kaj tipojn de la KER- ekzamenoj. Cu tio estis postulo de la RITE-kurso? Kiel vi ekzameniĝis pri la lernitaĵoj? Kaj kio pri la praktika ekzameno, nome la modelleciono?
PATRICK: Mi esperantistiĝis en 2011. Tiam mi lernis per reta kurso kaj poste mi iris al SES en Nitro. Tie mi aŭdis pri la KER-ekzamenoj kaj la sekvan jaron, ĉiam en Nitro, mi partoprenis la nivel-sesion B1. En 2013 mi trapasis en Liono la KER-B2 kaj meze de 2013 en Kastelaro dum la Itala Kongreso (la skriban parton) kaj komence de 2014 en Antverpeno (buŝan parton) mi akiris la nivelon C1. Mi pensis malsukcesi la parolan parton C1, mi vere timis la aŭdkomprenon, sed finfine mi sukcesis. Por sekvi RITE mi kredas, ke oni postulas almenaŭ la nivelon B2, mi legis tion en la koncerna paĝo.
Pri la RITE-lernitaĵoj post ĉiu leciono estas testo. Sukcesinte en ĝi oni povas antaŭenpaŝi, male oni devas ripeti la teston post unu tago. Koncerne la modellecionon mi devis skizi tri temojn kaj estis elektitaj du. Mi preparis du modellecionojn (argumenton, celon, tempon, programon, ekzercojn…) kaj de la du modellecionoj mi prezentis kaj filmigis unu. Mia temo estis rolludo (situaci-komunika metodo).
IPR: Ni imagas, ke vi restos en laborkontakto kun edukado.net kaj Katalin, sed krom tio, kiel vi povos en via Esperanto-agado uzi la lernitaĵojn?
PATRICK: Kompreneble mi esperas kunlabori kun ŝi kaj pretigi materialon por edukado.net kaj partopreni kiel onklo parolsesiojn ĉe EKPAROLU, sed tion mi faros post iom da paŭzo pro profesiaj kialoj. Intertempe ekde 2016 mi havis kursanojn en mia urbo kaj tiam mi komencis instrui. Du el miaj kursanoj aktoris en mia modelleciono. Tiun ĉi jaron mi sukcesis varbi kaj havi du diversajn kursojn (bazan kaj progresigan). Mi eĉ kreis fejsbukan paĝon „Genova Esperanto-klubo”. Des pli gravas mia agado, ĉar en mia urbo ne plu estas Esperanto-asocio. La plej proksima Esperanto-grupo estas 50 kilometrojn for.
IPR 18/2» 12
— página 13 del PDF —
IPR: Edukado.net kune kun ILEI nun lanĉis mallongigitajn retajn trejnadojn kaj la teorian parton oni kompletigos per ĉeestaj seminarioj en Madrido kaj en Kotonuo. La kursanoj studos nur metodikon kaj gramatikon. Ĉu vi bedaŭrus ne havi ĉiujn studobjektojn de RITE? Kion vi konsilas al tiuj, kiuj aliĝis al la mallongigitaj RITE-kursoj?
PATRICK: Tio dependas de la kalendaro. Dum la RITE-studoj la tempo por studi estas pli fleksebla. En la du kursoj, kiujn vi menciis, eble pro diversaj kialoj, oni devis mallongigi la tuton. Laŭ mi RITE estas iomete tro ampleksa, sed ĝi donas vere kompletan rigardon pri la lingvo kaj pri ĝia kulturo. Ĉiuokaze, estus grave havi panoramon ankaŭ pri literaturo, movadhistorio kaj interlingvistiko.
IPR: Ĉu vi ŝatus ion aldoni, pri kio ni ne demandis vin?
PATRICK: Jes, mi nur deziras aldoni, ke estis bela sperto. Ne estas multaj lokoj, kie oni povas sekvi kursojn pri metodiko, interlingvistiko, gramatiko, frazeologio ktp.. Esperantistoj profitu je tio.
IPR: Dankon kaj denove korajn gratulojn al vi, Patrick!
Grava anonco diskonigenda
Okaze de la UK en Lisbono eblos por blinduloj trapasi lingvajn ekzamenojn. En 2011 ILEI lanĉis novan regularon pri ekzameno por blinduloj. Tia ekzameno ne ekzistas deflanke de la Komuna Eŭropa Lingva Referenckadro (pri lingvoregado) KER, do ILEI ekagis. La sesio estas kompreneble sufiĉe malsama kompare kun la kutimaj sesioj, kiuj enhavas multe da verkado kaj priskribon de bildo. Por tiu aparta publiko ne venos bildo sed objekto, kiun la kandidato ricevos en siaj manoj. „Ĉu vi povas priskribi tiun objekton? Ĉu vi povas diri, al kio tiu objekto utilas? Ĉu vi mem uzas tian objekton, uzus, ne uzus, ĉar…?”” Jen la skemo de interparolado. Lega kompreno venos pere de teksto en brajla skribo. ILEI kreis tiun regularon en kunlaboro kun LIBE, la Ligo Internacia de Blindulaj Esperantistoj. La regularo legeblas ĉi tie: www.ilei.info /agado/ekzamenoj.php
IPR 18/2»713
— página 14 del PDF —
Paroligiloj
de Mireille GROSJEAN, Svislando
De jaroj, jardekoj, mi kolektas dokumentojn por paroligi miajn gestudentojn okaze de lingvokurso kaj/aŭ de ekzameno. Povas esti fotoj, povas esti desegnaĵoj, povas esti karikaturoj. Ili devas enteni ion strangan, tiel ke, vidante la dokumenton, la studentoj tuj volos priskribi la strangaĵon aŭ demandi pri ĝi. Jen mi elektis du por vi. En mia kolekto estas proksimume 300.
Borde de la maro sidas sur ŝtono „marvirineto”. Tio estas estaĵo duone virino duone fiŝo. Mi supozas, ke ĉiu persono en la mondo aŭ konas tian fabelan estaĵon aŭ povas imagi, ke ŝi loĝas en maro. Sur la bildo ŝi sidas en la sama pozo, kiel la fama statuo en Kopenhago, Danlando. Eĉ ne sciante tion, la studento povas priskribi tion, kion li/ŝi vidas. Sur la karikaturo la marvirineto priskribas katastrofan evoluon, kiu minacas ŝin: Ŝia vivmedio, la oceano, fariĝas ĉiam pli malpura. En la parolveziko aperas skeleta marvirineto, tion ŝi priskribas. Bedaŭrinde mankas al mi indiko pri la fonto de tiu desegnaĵo.
Du manoj senŝeligas la Teron. Rigardu bone la rezulton: la Tero aspektas kiel luno poste. Do katastrofo! Neniu vivo plu! Vi povas konstati, ke iel iom la du desegnaĵoj traktas la saman temon. La fonto estas la svisa germanlingva satira revuo „Nebelspalter”.
IPR 18/2714
— página 15 del PDF —
Okaze de ekzamenoj de ILEI/UEA pri lingvokapablo la kandidato ricevas bildon, kiu povas esti karikaturo. La kandidato devas paroli pri tio, kion li/ŝi vidas. Ofte mi sugestas, ke la kandidato iru laŭ etapoj: unue diru tion, kion vi vidas. Due diru, kio okazas, kion la desegnisto volas esprimi per tiu desegnaĵo. Trie diru vian opinion pri la bildo kaj la enhavo laŭ la desegnisto. Ĉu vi samopinias kiel la desegnisto? Tian laboron oni bone povas fari okaze de kurso aŭ de diskutrondo. Povas sekvi debato pri la prezentita temo. Tre interesa povas esti jena labor-organizado: unu partoprenanto ricevas la dokumenton sen rajti montri ĝin al aliaj. Tenante ĝin kaŝita, li/ŝi devas priskribi ĝian enhavon al la grupo. La personoj en la grupo, en la klaso, provas imagi ion laŭ la diroj de la bildohavanto. Tiam la priskribo devas esti detala, preciza kaj kompleta. Malfacila tasko! Fine la grupo rajtas vidi la bildon, tio estos ia rekompenco. Aŭdiĝas ridoj aŭ „ahhhhhhh!! mi nun komprenas!”
Kompreneble tiaj verkoj povas rilati al iu regiono, kulturo, al la biblio aŭ al alia religia sankta libro, al la spektakla mondo okcidenta… Ili povas havi politikan enhavon. En Esperanto-kursoj kun internacia publiko kaj en Esperanto-ekzamenoj oni devas atenti, ke la elektitaj bildaj dokumentoj estu komprenataj de ĉiuj partoprenantoj. Tio estas defio por la instruisto kaj testoverkanto. Laŭ mia supozo, ĉiuj
legantoj de IPR povas kompreni la TPR
tutmondan problemon de medipro- lomeniekauuaj
tektado vidante tiujn du karikaturojn. I”
En 2011 en Burundo, okaze de IMhEmhehi
ekzameno, mi uzis pentraĵon de Hans Erni, svisa artisto, kiu alvokas al protektado de arbaro. „Savu la arbaron!” legiĝas sur la foto, kie vidiĝas, ke iu tranĉis la gorĝon de la arbo, kiu aspektas homo. La kandidato tuj komencis paroli pri la milito kaj la memoraĵoj, kiuj abundis en lia menso; la milito finiĝis en 2005, do tute freŝdata evento. Tiam li vidis tiajn vundojn ĉe homoj. Ŝoko por li, ŝoko por mi. Tuj mi prezentis al li alian bildon. Ankoraŭ nun mi estas trista, ke mi faris al li tian ŝokon.
A.
IPR 18/27715
— página 16 del PDF —
Dialogo inter Luiza CAROL kaj Mirejo GROSJEAN
DEK JAROJ EN ESPERANTO-LANDO – parto 5
En 2015 Luiza verkis eseon, rande de kiu Mirejo komentas kaj faras demandojn, kiujn Luiza respondas.
(La unuaj 4 partoj aperis en antaŭaj numeroj)
KION MI TROVIS ESPLORANTE LA ORIGINALAN LITERATURON DE ESPERANTO
Ĉefe mi serĉis kaj trovis la trian metodon „malfremdigi” por mi librojn, kiujn oni ne verkis en mia denaska lingvo. La unua metodo estas legado de tradukaĵoj (ĉu rektaj, ĉu efektivigitaj pere de „pontolingvo”). La dua metodo estas legado de la originala teksto. (Tio postulas unue lerni la denaskan lingvon de la aŭtoro. Nur en 3 etnaj nedenaskaj lingvoj mi kapablas nun havi tian sperton, do mi konsideras tiun eblecon ege limigita.) La tria maniero estas legi originalan tekston en Esperanto. Tio postulas lernadon de Esperanto kaj de la flanko de la aŭtoro, kaj de la flanko de la legantoj. Ĉar Esperanto estas aparta lingvo, kapabla eniri facile kaj rapide la subkonscion, la ŝanco, ke la lingva barilo inter la aŭtoro kaj la leganto fandiĝu, estas tre granda.
MIREJO: Kara Luiza! Vi skribas, ke Esperanto estas aparte kapabla eniri facile kaj rapide la subkonscion. Tio mirigas min. Ĉu vere? Kaj pro kio tio okazas?? Mi tre dezirus, ke vi detaligu tiun punkton, se eblas.
LUIZA: Via demando estas por mi tute neatendita. Verdire, ĝis nun mi sentis tiom profunde tion, ke mi neniam cerbumis kial. Mi supozis, ke ĉiuj e-istoj sentas samkiel mi, sed jen evidentiĝas, ke tio ne okazas. Nu, ĉar vi demandis, mi cerbumis pri la kialo kaj nun mi povas respondi miasupoze, kvankam mankas al mi bibliografio pri sciencaj psikologiaj esploroj koncerne tiun fenomenon.
Mi ĉiam supozis, ke ju pli ofte ni praktikas iun agadon, des pli rapide kaj profunde ĝi eniras nian subkonscion. Do, estus tute normale, ke regulaj gramatikaj formoj eniru la subkonscion pli rapide ol la esceptoj, ĉar la regulojn ni uzas pli ofte. Almenaŭ mi mem faras certe pli multajn erarojn rilate esceptojn ol rilate regulojn, kiam mi parolas etnajn lingvojn, kiujn mi ne scipovas denaske. Ofte okazas, ke iu gramatika regulo jam delonge eniris mian subkonscion, do mi uzas ĝin eĉ kiam oni vekas min subite el profunda dormo, dum pri la esceptoj mia menso devas aparte fokusiĝi kaj, kiam mi
IPR 18/2716
— página 17 del PDF —
estas malatenta aŭ laca aŭ emociita, … mi forgesas, ke la regulo fakte ne funkcias en tiu aparta kazo. Esperanto ne havas malregulajn gramatikajn formojn, do tial mi supozis, ke la lingvo eniras pli rapide la subkonscion… Sed eble mi malpravis, kiam mi ĝeneraligis la fenomenon … Ĉu?
Sed kiam temas pri „malfremdigo” de literaturaj universoj, indas kalkuli ankaŭ la psikologian faktoron. La aŭtoroj de originala Esperanta literaturo samkiel la legantoj de tiu literaturo apartenas al la Esperante parolanta komunumo kaj kundividas pli-malpli ĝiajn ĝeneralajn ecojn. Tio signifas, ke ili estas kutime tre malfermitaj al inter-kulturaj dialogoj kaj kontaktoj. Alivorte, kaj la aŭtoroj kaj la legantoj kundividas grandan deziron fandi la lingvajn barilojn. Verŝajne ankaŭ tio estas unu el la kialoj, pro kiuj mi konsideras tiun ĉi „trian metodon” la plej ĝuinda kaj por la legantoj kaj por la aŭtoroj.
Plurlingveco estas pli kaj pli ofta fenomeno niatempe, koncerne kaj legantojn kaj verkistojn. La Esperantaj verkistoj oftege verkas ankaŭ etnalingve. Kelkfoje oni demandas min, ĉu oni povas paroli pri originala Esperanta beletraĵo eĉ se la aŭtoro verkis en alia lingvo la unuan version de la koncerna verko. Al tiu demando mi respondas parolante nur pri mi mem, ĉar eble aliaj verkistoj pensas kaj sentas alimaniere. Mi neniam „tradukis” miajn proprajn verkojn, sed mi kreis kelkfoje originalajn versiojn de la sama verko en du aŭ tri lingvoj. Kiam mi ellingvigas la tekstojn de aliuloj, mi klopodas fideli kiel eble al la originalo kaj nomas tiun agadon „tradukado”. Sed kial mi klopodu ne ŝanĝi mian propran malnovan tekston okaze de ĝia transloĝigo en alian lingvon? Kial mi ne plibonigu ĝin se eblas? Eĉ se mi faras preskaŭ neniun ŝanĝon al mia dekomenca teksto, la simpla fakto, ke mi sentas min tute libera decidi kion fari pri mia propra verko, igas min konsideri la rezulton originalo kaj ne tradukaĵo. Tiamaniere, mi havas kelkfoje po 2 aŭ 3 originalajn versiojn de la sama verko en malsamaj lingvoj.
MIREJO: Kara Luiza! Tiu parto aparte plaĉas al mi. Same mi foje verkis pri la sama temo en diversaj lingvoj. La ideoj devas ekloĝi en la strukturo de la cellingvo kaj uzi tion, kion tiu lingvo proponas al verkisto. La lingvo estas iom kiel muldilo. Okazas, ke la ideoj trovas taŭgan formon, aŭ la verkisto devas iom modifi la esprimon, por ke ĝi trovu lokon en nova „lito”. En Esperanto la esprimlaboro estas iom aparta pro la fakto, ke oni povas krei la bezonatan vorton. Giganta libereco por la verkisto!
Sed mi deziras reveni al la komenco de ĉi tiu paragrafo, kiam vi skribas: „Plurlingveco estas pli kaj pli ofta fenomeno niatempe”. Vi tute pravas. En
IPR 18/2717
— página 18 del PDF —
la kvindekaj, sesdekaj jaroj oni konsideris, ke plurlingveco ĝenas la infanon, ke la infano neniam regos la lingvojn bone, ke povas esti ia traŭmato por la etulo. Tamen la pensmaniero evoluis. Okaze de kongreso por lingvoinstruistoj mi povis demandi Profesoron Bernard Py, faman svisan lingviston, kiel tiu evoluo povis okazi. Mi resumas lian respondon: En Svislando oni sekvis la lernejan trairadon de dulingvaj infanoj, kaj oni observis, ke ili ne same multe ripetas lernejojaron, kiel la unulingvaj infanoj. Do dulingveco faras, ke la infano estas pli inteligenta. Ni publikigis la rezultojn de tiu scienca esploro, kaj tio kontribuis al la evoluo de la pensmaniero pri dulingveco aŭ plurlingveco.
LUIZA: Jen interesa informo, kiun mi ne forgesos uzi, kiam oni demandos min pri tiu aspekto de edukado. En 2016, mi prezentis eseon pri Esperanto okaze de simpozio de la Rumana Akademio en Kluj, kie mi asertis, ke la idealo de la Esperanta Movado estus, ke ĉiuj infanoj en la mondo eklernu po almenaŭ du lingvojn: la denaskan kaj Esperanton. Tiuokaze oni petis de mi bibliografion pri la oportuneco de infana dulingveco. Tiam mi interesiĝis, kaj Renato rekomendis al mi la jenan disertacion:
„Cognitive and Linguistic Processing in the Bilingual Mind” by Ellen Bialystok, York University and Fergus I.M. Craik Rotman Research Institute of Baycrest, Toronto, Canada, 2010: http:/www.psychologicalscience.org/ journals/cd/19 1 inpress/Bialystok final.pdf?lan=ayajzqgechdlh
Temas pri tre serioza scienca esploro, kiu konkludas, ke dulingveco helpas al la ĝenerala mensa evoluo de la infanoj, kvankam la unulingvaj infanoj kutime havas pli vastan vortotrezoron en sia sola denaska lingvo ol la dulingvuloj. Sed tiu malavantaĝo de dulingveco forviŝiĝas kutime post kelkaj jaroj, dum la granda avantaĝo de frua mensa stimulado ŝajnas pli grava.
Dum tiuj dek jaroj, mi trovis en la Esperanta literaturo kelkajn el miaj plej amataj legaĵoj, kiuj riĉigis mian animon kaj multe kontribuis al mia persona evoluo. Eĉ en miaj plej optimismaj revoj pri la Esperanta kulturo, mi ne povis imagi en 2005, ke mi trovos tiom da trezoroj en tiu malvaste konata lingvo. Mia poioma surpriziĝo pruvas, ke oni kutime ne parolas sufiĉe pri la amplekso kaj la kvalito de la Esperanta literaturo, kiam oni informas pri Esperanto. Eble oni timas, ke la komencantoj seniluziiĝos, se ili ne tuj trovos tion, kion ili atendas. Ĉu? Sed oni povas eviti seniluziiĝon tiudirekte per frua kaj taŭga orientado de la lernantoj, por ke ili kapablu elekti siajn legaĵojn kiel eble plej frue kaj plej konscie. Se temas pri orientigo sur la mapo de Esperanta kulturo, mi ne povas rekomendi pli bonan gvidlibron ol Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris KOLKER.
IPR 18/2»18
— página 19 del PDF —
Kvankam en 2005 mi estis tre scivola malkovri la Esperantan originalan literaturon, tiam mi iel kundividis la kutimajn antaŭjuĝojn de multaj neesperantistoj: senkonscie aŭ eble iom konscie, mi supozis, ke tiom juna literaturo ŝajnos al mi iel naiva, malriĉa kaj ne-evoluinta. Mi iel atendis trovi nur beban literaturon… En mian menson venis rememoroj pri naivaj eksmodaj verkoj kreitaj en diversaj etnaj lingvoj, dum tiuj lingvoj estis malpli-ol-150-jaraĝaj… Mire mi malkovris, ke iusence Esperanta literaturo naskiĝis kiel pli-malpli „matura bebo”…
En neniu alia lingva komunumo mi trovis tiom grandan procenton de poeziemuloj. Eble tio okazas, ĉar la lingvo mem estas arteca, belsona, facile rimebla. Krome, la fakto, ke en Esperanto oni ne devas akiri „vortotrezoron”” sed „radikotrezoron”, stimulas la parolanton krei belajn taŭgajn vortojn. Tiel Esperanto donas al la parolanto kaj liberecon elekti inter amaso da sinonimoj (kio estas la avantaĝo de lingvoj kun riĉa vortotrezoro) kaj grandan precizon de esprimado (kio estas la avantaĝo de lingvoj kun malriĉa vortotrezoro).
Esperanto per rekta metodo de Stano Marĉek
recenzo de Anna LOWENSTEIN, Britujo
Tuj kiam mi unue vidis la lernolibron de Stano Marĉek, Esperanto per rekta metodo, mi komprenis, ke tio estus perfekta akompanaĵo al la Cseh-kurso. La libro ebligus al tiuj instruistoj, kiuj instruas laŭ la klasika Cseh-metodo, kompletigi ĉiun lecionon per ekzercoj kaj legotekstoj. Ili devus nur eventuale revizii la vicordon de siaj propraj lecionoj, por ke ili akordiĝu kun la sinsekvo en la libro. Poste la lernantoj havus libron por porti hejmen, tiel ke ili povus relegi jam studitan lecionon aŭ rekapti maltrafitan materialon. (Fakte, mi neniam sukcesas kompreni, kial manko de lernolibro, baza principo de la Csehmetodo, estas vidata kiel avantaĝo.)
La instruataj konceptoj estas prezentataj koncize kaj simple, kaj fakte tiu malgranda libro tre rapide kovras multe da materialo, inkluzive de la tuta baza gramatiko, ĉiuj oficialaj sufiksoj kaj knabo kaj knabino prefiksoj, kaj sufiĉe ampleksa baza
vortprovizo. Stranga manko, tamen, estas klarigo pri la maniero formi la landonomojn, eventuale pro deziro eviti tiun disputvekan temon.
IPR 18/2719
— página 20 del PDF —
La vortprovizo estas klasika, kaj konsistas nur el Fundamentaj kaj oficialigitaj formoj, tiel ke eĉ konata Bonlingvisto kiel mi mem senĝene povas uzi ĉi tiun libron. Mi bedaŭras nur pri enmeto de la vorto „animalo”, kio eventuale kontribuos al kreskanta nuntempa emo uzi tiun vorton en kuntekstoj, en kiuj sufiĉus la Fundamenta vorto „besto”.
Intertempe mi kreis ankaŭ mian propran instrumaterialon por akompani la libron, kaj post ĉiu leciono mi tralegas kune kun la lernantoj la koncernan ĉapitron el la libro. Se vi interesiĝas pri tiu instrumaterialo, verkita por akompani la lernolibron de Marĉek, la individuaj lecionoj estas troveblaj en edukado.net kun la titolo Esperanto Rektmetode.
Rimarko de la redakcio: la lernolibro jam aperis en 40 lingvoj [vd. la dorsokovrilon de la nuna numero]: la angla, franca, itala, rusa, ĉina, japana, korea, portugala, pola, slovaka, taja, Esperanta, greka, nederlanda, irlanda, rumana, germana, dana, litova, serba, vjetnama, norvega, luksemburga, hungara, serba, finna, ĉeĥa, hispana, ukraina, sveda, tajvana, armena, islanda, indonezia, turka, hinda, bulgara, latina, araba kaj latva. Akompanas ĝin komuna didaktika materialo: instruaj bildoj por rektmetoda instruado (por la instruistoj, 500 kartonaj folioj AS en du kofretoj, kiuj paŝo-post-paŝo sekvas la lernolibron — ankaŭ sur KD por projekcii la bildojn); KD Modela elparolo en mp3 (voĉlegitaj Esperantaj tektoj = la lernolibro en diversaj lingvoj en pdf, por komputila uzo) kaj Pekseso Esperanto (kartludo, 12 volumoj kun 288 bildoj el la lernolibro).
El la landoj kaj sekcioj…
Cinio
Kvarjara Esperanto-fako de Zaozhuang-a Universitato estas promesita de la Ĉina Ministerio de Edukado la 21-an de marto 2018. Tio signifas, ke post Ĉina Komunika Universitato, kiu kelkajn fojojn havis la fakon EO, troviĝos dua universitato kun oficiala edukado de EO. Laŭ la plano, la studentoj de Esperanto post kvarjara studo povos akiri diplomon de bakalaŭro pri literaturo. Por kontentigi la profesion kaj laboron, ni instruos Esperanton kaj la anglan en du direktoj: nome komunikado kaj interreta komercado. Bonvolu sendi vian opinion al ni, por ke ni povu pli bone efektivigi la planon.
Semio ($)992E, semio(1163.com)
IPR 18/27520
— página 21 del PDF —
Francio Esperanto-programo de kastelo Greziljono en 2018 2018-jul-09/27: Maratona Esperanto-kurso dum 18 tagoj kun Perla Mielo, Louis Jeuland, Nina Danylyuk, Mikaelo Bronŝtejn 2018-jul-09/16: Interŝanĝoj de scioj kaj faroj kaj Esperanto-kurso 2018-jul-15/21: Semajno de ĉiĉeronado en la regiono Anĵuo kun C. Kremer 2018-jul-16/21: Speciala semajno kun kursoj de EO kaj de la franca lingvo 2018-jul-21/27: Internacia E-Konferenco de OSIEK „Esperanto en Artoj” 2018-aŭg-11/19: Festa Semajno por infanoj kaj familioj 2018-okt-26/nov-03: AŬTUNE la Esperanto-ferioj – kun halovena festo kun Dennis Keefe
Kontakto: kastelo(Dgresillon.org
Grava por nia movado en Francio estis la jaro 2017 Post sesjara klopodo kaj sekve al unua renkontiĝo kun la Kabineto-Direktoro de la ministro Najad Vallaud-Belkacem (14/Sept/2016), nia eta komisiono Esperanto-au-Bac rendevuis la 14-an de februaro 2017 kun 6 reprezentantoj de la Direction Genĉrale de 1” Enseignement SCOlaire (DGESCO) (Ĝenerala Gvidado de la Lerneja Instruado). Finfine, la 12-an de aprilo, per letero de la DGESCO la Ministerio pri Edukado sciigis nin, ke instruado de Esperanto povos esti eksperimentata, kie troviĝos konsento de la estraro kaj volontuloj por ĝin lerni kaj instrui. Esperanto-France francskale, ILEI kaj UEA mondskale diskonigis tiun gravan atingon kaj alvokis ĉiujn instruistojn provi enkonduki Esperanton en sian lernejon. En Francio, kvardeko da instruistoj sin proponis por partopreni kaj fine de decembro 2017, oni elnombras 11 sukcesintojn en: 1 baza lernejo, 4 mezlernejoj, 6 superaj mezlernejoj. Eksterlande 6 lernejoj, 12 mezlernejoj, 5 superaj mezlernejoj registris sin en la tiucela listo de www.edukado.net. Krome, ankaŭ en 17 universitatoj eblas lerni Esperanton (2 en Francio). Intertempe, denove okazis „blanka abiturientekzameno” (ekzerca malvalida ekzameno) en la supera mezlernejo de Chaumont: 6 lernantoj ĝin trapasis. Samloke, junie, 5 el ili partoprenis la oficialan KER-ekzamenon, nivelo Bl: kvar sukcesis. La DGESCO ne postulis apartan atingendan celon de ni, krom arigi sufiĉan nombron da Esperanto-instruistoj kaj lernantoj. Tamen, ni opinias, ke post 3 jaroj (en 2020) estus esperinde elnombri instruadon de nia komuna lingvo en kvardeko da lernejoj. Tiu celo ŝajnas atingebla se konsideri la nombron de niaj nunaj kaj certe estontaj instruistoj!
Raportas Aleks ANDRE kaj Guy CAMY
IPR 18/25721
— página 22 del PDF —
Germanio Rememore al Franz-Georg Ro0ssler : = Redaktante la nunan numeron mi rememoris, ke antaŭ unu jaro forpasis mia amiko, nia iama redakciano, Franz- Georg Rossler. Franz estis vigla, entreprenema, sprita, pensema kaj ofte ŝercema homo. Li tute ne ŝatus legi malgajajn rememorojn. Li havis siajn proprajn principojn kaj kelkfoje estis malkontenta, se li vidis maljustaĵon aŭ homan malsaĝaĵon, sed eĉ tiam li ne perdis sian bonhumoron. Ekzemple li gaje informis min, ke la gimnazianoj elektis lin „la plej malmode vestita instruisto”. Fakte laŭ sia propra vivkoncepto li ne elspezis multe da | mono por laŭmodaj vestaĵoj, sed li
vestis sin per uzitaj, tamen bonkvalitaj
vestaĵoj ricevitaj de la parencaro. Kaj tion li „instruis” ankaŭ al mi, ja ĉiun fojon li kunportis uzitajn vestaĵojn al mi kaj mia familio. Ĉar li ne ŝatis la hundojn, foje okazis, ke li envenis en mian domon ne tra la ĉefa enirejo norde, kiun gardis mia petolema hundo, sed tra la fenestro en la suda flanko. (Pri sia rilato kun la hungaraj hundoj, pri ilia dumnokta bojado kaj la malpuraj stratoj li verkis spritan eseon, kiu aperis en la trilingva Hungaraj skizoj, al kiu libro ankaŭ mi kontribuis). En sia kapo li ĉiam laboris, tie kreskis novaj ideoj, novaj temoj. Neniam li sidis faranta nenion. Li ankoraŭ volis fari multon, skribi, komponi, dokumenti, eldoni ktp. Bedaŭrinde li tro frue forpasis! Dum pli ol 35 jaroj (inter 1976 kaj 2012) li laboris kiel gimnazia instruisto pri la fakoj muziko kaj geografio en la fama katedralurbo Speyer, Germanio. Li komponis ĉ. 200 muzikaĵojn, verkis 100 librojn kaj broŝurojn germane, Esperante kaj hungare. Kun siaj bildoj kaj aliaj artaĵoj ekde la jaro 1994 li havis ĉ. 120 ekspoziciojn. Ĉion ĉi plej ofte li faris kune kun sia edzino Rita Rossler-Buckel. Ankaŭ en mia urbo, parte kun mia helpo, li havis plurajn ekspoziciojn en la urba biblioteko, kulturcentro kaj la kalvinana gimnazio. En la ekspozicioj estis videblaj ankaŭ la pentraĵoj de Rita, kaj dum la malfermoj kutime ili muzikis, prezentante klasikaĵojn aŭ la komponaĵojn de Franz. Pri Esperanto li okupiĝis dum 32 jaroj. Li estis membro de ĉ. 20
IPR 18/2»22
— página 23 del PDF —
Esperanto-asocioj kaj redakcioj, instruis Esperanton, partoprenis 14 UK-ojn, kaj ĉ. 50 regionajn, landajn kaj fakajn kongresojn / konferencojn. Li verkis ĉ. 570 tekstojn en Esperanto, eldonis 40 librojn kaj broŝurojn en kaj pri Esperanto. Li havis ĉ. 100 prelegojn: la duono de ili estis muziktemaj, sed li prelegis ankaŭ pri bildoarto, lingvo kaj literaturo. Liaj artikoloj aperis ĉefe en Monato, La Gazeto kaj Scienca Revuo. La verkoj de Franz troviĝas en multaj germanaj bibliotekoj, kaj lia propra biblioteko konsistas el 700 volumoj.
Lia tombo troviĝas en lia lasta loĝloko Dudenhofen, apud Speyer. En tiu tombejo estas tri diversaj partoj. La plej granda parto konsistas el tradiciaj tomboj, sufiĉe grandaj kun starantaj tomboŝtonoj kaj sufiĉe da loko por floroj, arbustetoj kaj kandelingoj. La dua estas la parto de nura urna enterigo, tamen ili havas lokojn 80×80-cm-ajn kadritajn kaj oni metas tien malgrandajn tomboŝtonojn, kandelingojn kaj florojn. La tria parto, kie troviĝas Franz, estas nur gazona parto. Tie eblas urna kaj ĉerka enterigo, sed poste sur la gazonon oni nur metas la ŝtonplatojn. La ŝtonplatoj 50×50-centimetraj, metitaj sur la teron, montras engravuritaj la nomon kaj datojn de la mortinto. La komunumo regule tondas la gazonon. Flegado fare de la familianoj ne necesas. Bonvena elektoeblo nuntempe por multaj pro manko de familiano aŭ parenco, kiu povus aŭ volus flegi la tombon. Demeto de floroj, kandeloj aŭ tombo-ornamaĵoj estas malpermesitaj, escepte de vintra tempo.
La supre engravurita teksto sur la ŝtonoplato de Franz estas malnova popolkanto el ĉirkaŭ 1450. Ĉi tiu frazo kvazaŭ kiel ruĝa fadeno tiriĝis tra la vivo de Franz kaj koncernas lian interrilaton kun la edzino. Li plurfoje verkis muzikon al tiu teksto. Interalie dum grava operacio de Rita en 2004 li sidis en la malsanuleja kapelo kaj muzikigis tiun tekston. „411 mein ki Gedanken, die ich hab, die sind Ĥ bei dir”. Vorte tradukita: „Ĉiuj miaj pensoj, kiujn mi havas, estas ĉe vi”. En Esperanto tio sonas ne tiom arte, tamen Esperanto ja ne povas manki sur lia tomboplato: DORMU EN PACO.
Jozefo NEMETH IPR 18/2»23
— página 24 del PDF —
Semajnoj de Esperanto-Perfektigo -SEP3 – 2018 La trian fojon Interkultura Centro Herzberg organizas dusemajnan someran intensan lingvo-perfektigan kursaron en Herzberg am Harz – la Esperantourbo. SEP = Semajnoj de Esperanto-Perfektigo: 2×1 semajnoj (01-08 kaj 08- 15.07.2018). 1) Esperanto-lingvokursoj por a) Komencantoj, b) Progresintoj 2) Instrukapabliga-metodika trejnado por EO-instruantoj (klerigmodulo) Ĉiutage: 6 instruhoroj. Posttagmeze: urborigardado, ekskursoj kun gvidado, promenado, sportoj. Vespere: Filmoj, muziko, ludoj, babilado. 1 semajno 120,00 €; 14 tagoj 185,00 €. Favorkotiza loĝado (eĉ tendumado) kaj komuna manĝado estas aranĝeblaj. Eblas ricevi stipendion, bv. demandi! (Rabatitaj prezoj: ekz. por studentoj)
Detaloj ĉe http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=49486323
Kontakto: esperanto-zentrum(Qweb.de
Israelo
Granda sukceso por la E-kurso en Tel-Avivo
Multaj opinias, ke jam pasis la epoko de klasaj kursoj, ke nuntempe oni lernas E-on ĉefe rete, per kursoj kiel Duolingo kaj Lernu! aŭ aŭtodidakte. Efektive ankaŭ E-Ligo en Israelo (ELI) tiel opiniis, pro la daŭra malpliiĝo de lernantoj en ĝiaj E-kursoj en la lastaj jaroj. Lastatempe, post plurjara paŭzo, ELI decidis, eventuale lastfoje, reprovi klasan kurson. Estis decidita senprecedenca buĝeto por reklami la kurson. La reklamkampanjo rikoltis multege pli da lernantoj ol prognozis eĉ la plej optimismaj taksoj.
La reklamado okazis en tri kanaloj: strat-afiŝoj, Facebook, kaj la gazetanonco. Oni pendigis ĉ. mil grandajn afiŝojn sur publikaj tabuloj en Tel-Avivo kaj apudaj urboj. En Facebook mi afiŝis pagitan reklamon por specifa celgrupo: loĝantoj en aŭ najbare de Tel-Avivo, interesiĝintaj pri temoj kiel planlingvoj, internacia komunikado kaj, kompreneble, Esperanto. Laŭ la raporto
eL ELI Esperanto-Ligo en Israelo
LI
on novo val? liverita de Facebook, ene de unu
12,3,2018 : 23N vna vo semajno tiu afiŝo estis vidita de ĉ. 5500 personoj (vidu foton), sed nur = peen ĉ. 190 aktive reagis (ekzemple per
IPR 18/2»24
ELI Esperanto-Ligo en Israelo Sendi mesaĝon
— página 25 del PDF —
„ŝato”). Por la gazetara kanalo estis elektita „Haarec”, la tria plej legata gazeto en Israelo, kiu tamen estas la plej populara inter kulturemaj kleraj personoj. ELI mendis duonpaĝan anoncon en ĝia semajnfina kultura magazino „Galeria”, kiu kostis ĉ. 1000 eŭrojn, sed montriĝis kiel bonega investo.
Ni sondis inter la kursanoj, per kiu reklam-kanalo ili eksciis pri la kurso, kaj evidentiĝis, ke preskaŭ ĉiuj alvenis pro la anonco en „Haaretz”. Kvankam multekosta, tiu anonco alportis pli ol dudek kursanojn, kies kotizoj estas pli ol duoble la kosto de la anonco. Kelkaj pliaj venis pro personaj kontaktoj aŭ informoj de antaŭaj jaroj. Malpli ol 1090 venis pro la stratafiŝoj (kiuj kostis pli ol la anonco) kaj 1099 pro la reklamo en Facebook (kiu kostis nur 120 eŭrojn). Tiuj informoj estas ege valoraj por plani estontajn reklamkampanjojn.
lla lioj
FV !
Ĉiuj reklamoj invitis informiĝi pri la kurso telefone aŭ rete. La informpetintojn zorge traktis nia s-ano Amir Naor, kiu pacience respondis, invitis, kaj konvinkis. Entute registirĝis ĉ. 40 personoj en ĉiuj aĝoj – la plej junaj estas lernejanoj, la plej aĝaj – delonge pensiuloj.
Por la kurso-inaŭguro alvenis 36 personoj, kaj pliaj promesis veni en la posta semajno. La ĉambro estis plenplena. La sperta instruisto, d-ro Doron Modan, estis surprizita kaj ekscitita pro tiu neatendite granda nombro. Malgraŭ la manko de spaco, la unua leciono okazis en bona kaj trankvila etoso, la lernantoj progresis rapide kaj interesiĝis pri la sekvo.
IPR 18/2»725
— página 26 del PDF —
En la dua leciono, la nombro de lernantoj stabiliĝis je 30. La ceteraj decidis atendi ĝis la venonta kurso. Tiu nombro estas pli malpli la maksimuma kapacito de nia kluba saloneto. Efektive, pro la manko de spaco ne ĉiuj povis sidi ĉe tabloj, la lernantoj sen tabloj ricevis personajn skribtabuletojn (vidu foton). Entute okazos 15 lecionoj ĝis julio.
En la dua leciono mi salutis la lernantojn nome de ELI, informante ke Esperanto estas pli ol lingvo: socia fenomeno, movado, ideo, kaj praktika maniero por vojaĝi tutmonde kaj renkonti aliajn personojn sen lingvaj baroj, kiel apenaŭ eblas per etnolingvoj. Mi invitis ilin sperti tiun etoson vizitante la klubkunvenojn, kiuj okazas samloke, tuj antaŭ la lecionoj. Sekve mi sugestis, ke ili povu gustumi internacian etoson en la Israela Kongreso, kaj eĉ pli sperti la E-socion kaj kulturon en la Universala Kongreso. Mi rakontis, ke jam 45 jarojn mi partoprenas la UK-on preskaŭ ĉiujare, kaj sekve kelkaj el la lernantoj jam interesiĝis pri Lisbono…
Nu, eble ne estas la Fina Venko, sed ŝajne mejloŝtono por E-o en Israelo, kaj eble ankaŭ alilande. Montriĝis, ke per taŭga reklamado kaj personaj kontakto kaj instruado eblas okazigi allogan klasan kurson ankaŭ en la interreta epoko. Longjara sperto montras, ke post la kurso restas en kontakto kun Esperantujo malpli ol 1090 de la lernantoj. Laŭ la entusiazmo en la nuna kurso, ŝajnas ke ĉi-foje la procentaĵo estos pli alta. Eble eĉ multe pli. Espereble montriĝos, ke tiuspeca persona reklamado kaj instruado povas havi bonajn rezultojn, kaj el la vidpunkto de movada daŭripovo, eble eĉ pli bonajn ol instruado per la interretaj amaskursoj. Tio dependas de la homa faktoro, ne nur de la instruisto, sed de la membroj. Se ni scipovos teni la varman bonvenigan etoson, la lernantoj eble vidos, ke E-o estas pli ol lingvo, kaj pluraj el ili gustumos kaj restos en Esperantujo. (Fonto: la revuo Esperanto) PS. Post kelkaj lecionoj montriĝis, ke la kursanoj efektive integriĝas en la kluba vivo. 5-10 el ili regule venas pli frue por ĉeesti la klubkunvenojn. Ankaŭ inverse, pluraj s-anoj restas por ĉeesti la lecionojn kaj helpi al la instruisto.
Amri WANDEL
DR Kongo
Konciza agadraporto de la klubo Verda Flago de Mbanza Ngungu Verda Flago klubo iom post iom denove vigliĝas kun la volo kaj la dinamiko de siaj novaj kaj malnovaj membroj kaj simpatiantoj. La klubo provizore estas gvidata de s-ro Matondo MASHA helpata de s-ro Roger MBUNGA, kiu okupiĝas pri administrado kaj instruado, s-ro Arlain KIZEYIDIOKO pri la instruado kaj sekretaria laboro.
IPR 18/25726
— página 27 del PDF —
La klubo Verda Flago propagandas kaj informas pri Esperanto per sia agado, por la utiligo de la lingvo; la renkontiĝoj okazas laŭbezone ĉe s-ro Arlain KIZEYIDIOKO (specialaj kunvenoj) ĉe la avenuo Kola 18, kie troviĝas la provizora sidejo, en la kvartalo Loma en la urbo Mbanza Ngungu je 150 km sudokcidente de Kinŝasa, en la provinco Centra Kongo, DR Kongo. Precipe semajnofine, sabate kaj dimanĉe, je la 15a ĝis la 18a horoj. Dum tiuj kunsidoj temas pri la kluba vivo kaj la parolaj ekzercoj, dum kiuj oni diskutas pri la movadaj aferoj, la kulturaj aferoj kaj pri la gramatiko de la lingvo Esperanto. Okazas foje, ke iu elektita membro de Verda Flago prelegetas pri jam legita libro aŭ pri ia kultura temo. Por partoprenigi la aŭdantaron en la programo, eta debato estas antaŭvidita por akiri bonan prononcadon (korektante unu la alian laŭnecese).
INSTRUADO
La ĉefa aktivado de la klubo estas la instruado, ĉi-punkte notindas, ke nur la unuagrada kurso estas organizata nuntempe ĉe la sidejo de la Neregistara Organizo Avolar, kie deĵoras s-ro Roger MBUNGA. La supre menciita NRO, kies ĉefo estas s-ro Mbiya TEKADIOMONA Elvis, disponigis ejon, kiu utilas kiel klasoĉambro por la instruado de la lingvo Esperanto. 12 lernantoj regule partoprenas en la porkomencantaj kursoj, kiuj okazas ĉiu-sabate kaj – dimanĉe. La klubo planas organizi progresigajn kursojn por siaj malnovaj membroj dum la unua trimestro en januaro kaj marto 2018. Dank” al la sendo de la Lozera Esperanto-grupo, Verda Flago disponas diversajn lerno- kaj legomaterialojn, kiuj plifaciligas nun la Eo-instruadon kaj efike kontribuas en la plialtigo de la lingvoscio de la membraro. La tradicia metodo (la traduka el la franca Esperanten kaj inverse) estas la plej ofta kaj eĉ la ĉefa metodo uzata por la instruado de la lingvo de Zamenhof. Tial junulara kurso kun siaj akcesoraĵoj, tio estas kasedo, kompaktdisko, kaj suplemento, estas la plej larĝe uzata materialo por la instruado al novebakitoj.
Cours rationnel servos kiel lernilo por la duagrada nivelo okazonta dum la unua trimestro de 2018. Por la plialtigo de la lingvonivelo kaj -scio, aŭ kun la perspektivo de perfektiĝo, deflanke de la instruantoj, Metodo 12 riveliĝis kiel bona perfektigilo. Krome, la nuna aŭ provizora gvidantaro opinias, ke pro manko de kompetentaj instruantoj regantaj la rektan metodon, nome la Cseh-metodon, la landa asocio DKEA (Demokrata Kongolanda Esperanto- Asocio) estu alvokita por organizi trejno-seminarion, en kiu povas partopreni du aŭ pli el la ĉi-tieaj instruantoj. Kun la paso de la tempo la provizora gvidantaro de Verda Flago pli detale raportos pri la supre menciita ĝemela kunlaboro inter la Lozera grupo (el la lozera regiono en Francio) kaj Verda
IPR 18/2727
— página 28 del PDF —
Flago. La klubo estas malferma kaj disponebla al la Lozera Esperanto-grupo
kaj al DKEA, por ĉia kunlaborado, kaj pretas regule prezenti sian trimonatan
agadraporton; plie, Verda Flago petas fortan atenton pri siaj aktivaĵoj. Raportis: Arlain KIZEYIDIOKO Mayinda, verdaflagoklubo(Dgmail.com
Kroatio
Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj vigligis sian laboron
Sojle de la 110-a datreveno de Esperanto en Zagrebo (1908-2018), Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE) komencis novajn aktivaĵojn. Post la pasint-
jara decembra partopreno en pluraj televidaj kaj radio-elsendoj kaj prezento de ekspozicioj en la zagreba biblioteko Sloboŝtina (Esperanto, la lingvo por la 21-a jarcento) kaj en la Kroata lerneja muzeo (Mia unua alfabetlibro), bone startis ankaŭ la komuna agad-platformo de kroataj esperantistoj KRESKO (KRoata ESperantista KOlegaro), kiun kune iniciatis UZE kaj ĝia partnera organizaĵo Dokumenta Esperanto-Centro (DEC).
Post la bedaŭrinda ĉeso de la
aperado de la presita gazeto EK.RPDTROOUCF) Zagreba Esperantisto, posedita / KRE. 9 e)
de UZE, en decembro 2017 : — :
UZE komencis eldonadi la
retan gazeton Kresko, kiu
diskonigas la ideojn de la komuna agad-platformo de kroataj esperantistoj. Ĝis nun aperis kvin numeroj, kiujn oni distribuas al ĉirkaŭ 500 retadresoj tra la mondo. Kresko estas libere distribuebla kaj senkoste elŝutebla ĉe: www.esperanto-bjelovar.hr. Se vi volas regule ricevadi la gazeton de UZE, bonvolu sendi vian peton al ĝia oficiala retadreso, por esti aldonita sur la dissendoliston.
Ekde januaro 2018 startis prelegserio Forgesitaj samideanoj, kiu konsistas el ses prelegoj, okazantaj ĉiun lastan sabaton je la 11-a horo inter januaro kaj junio 2018 en la sidejo de UZE en Zagrebo, Radniĉki dol 1. Prelegas Josip Pleadin, kiu ĝis nun prezentis tri temojn: Fran Kolar-Krom, fondinto de Esperanto-societo en Bjelovar kaj tradukinto de la unua romano el la kroata literaturo (januaro), Ilija Puhalo, la ĉefa figuro de la Internacia Asocio de la Fervojistaj Esperantistoj (februaro) kaj Ivan Matasin aŭ John Matasin, kroata elmigrinto en Sidnejo (marto). Sekvas la prelegoj Marinko Gjivoje, historiisto de Esperanto en Jugoslavio (aprilo), Bude Borjan, la unua viktimo de la ustaŝa teroro (majo) kaj Vilim Buk, presisto kaj eldonisto de La Suda Stelo (junio). Bonvenas ankaŭ eksterlandaj samideanoj troviĝantaj en Zagrebo! IPR 18/2»728
— página 29 del PDF —
En decembro 2017 UZE iniciatis monkolektan kampanjon, kiu celas helpi al la nacia Esperanto-arkivo Dokumenta Esperanto-Centro finkonstruigi sian sidejon. Per vendado de BRIKO-kuponoj UZE aliĝis al la kampanjo Por deca hejmo de DEC kaj petas la esperantistaron helpi en la kolektado de la necesa sumo de 11.000 eŭroj por la ĉi-jaraj konstrulaboroj. Pri ĉiuj aktivaĵoj de UZE bonvolu pli detale informiĝi pere de la gazeto Kresko aŭ ĉe la oficiala retadreso: zagreba.esperantisto(Qgmail.com
Marija JERKOVIĈ
Pollando
Varma vintra sesio en Poznano
Kiel kutime, komence de la jaro (inter la 3 kaj 10a de februaro) okazis la vintra sesio de la Interlingvistikaj Studoj en UAM, Poznano.
Alvenis 14 gestudentoj el 10 landoj (Ĉinio, Koreio, Brazilo, Usono, Turkio, Rusio, Francio, Hispanio, Germanio kaj Pollando).
Post la konsultiĝo kaj ekzamenoj, lunde komenciĝis la kursoj de la dua semestro: Michael Farris prezentis la ĝeneralajn regulojn de morfologio kaj sintakso eluzante la sciojn de la diverslingva partoprenantaro. Lidia Ligeza kaj Tomasz Chmielik enkondukis la studentojn en la duan periodon de Esperanta literaturo.
La multkultura konsisto de la grupo donis fekundan bazon al Ilona Koutny trakti diversajn flankojn de komunikado (la studentoj praktike povis kompari la diversajn korpolingvaĵojn). Ŝi gvidis ki kurson ankaŭ pri Esperanta gramatiko, kie la Grukztemo go, — interesiĝemaj studentoj povis le Maas (PP I), „ĝo 372 ekkoni kaj diskuti la problemojn = o UIN de Esperanta morfologio, inkludanta radikkarakteron.
La varma etoso montriĝis ankaŭ dum la komuna vespero: pluraj partoprenantoj prezentis poemojn, kantojn. Krom ili ankaŭ loka esperantistino Suzana Kornicka kantis kaj gitarludis.
IPR 18/2»729
— página 30 del PDF —
La sesion sekvis sabata ekskurso al Toruno, kie post urborigardado kaj vizito de Studio P. en la Junulara Kulturdomo, Maria Pokrzywnicka prezentis en la Etnografia Muzeo la ĉiutagan vivon el la epoko de Zamenhof. Poste ŝi gastigis la gestudentojn per mielkuko kaj ludigis ilin kadre de la interkultura karnavala renkontiĝo. (Fonto: edukado.net)
Ilona KOUTNY, gvidanto de la Studoj hitp://www.amu.edu.pl/\~interl/
Svislando Bela Suno en Villars-sur-Ollon (http://www.beausoleil.ch/) La kolegio Beau-Soleil (Bela Suno) estas konata institucio en la kantono Vaŭdo, kiu lertigas 240 junulojn el la tuta mondo. Estas franclingva sekcio kaj anglalingva sekcio. Temas pri endoma studado kompreneble. En tiu lernejo laboras instruisto el Meksiko, kiu en sia junaĝo aŭdis pri EO. Kiam la tuta instruistaro preparis specialan programon pri novaj vojoj por la mondo por la sabato, la 24-a de marto, tiu instruisto proponis prezenton de EO. Li esploris en la Reto, vokis ien tien, kaj finfine vokis kaj trovis Mireille GROSJEAN. Feliĉe la dato proponita de li konvenis al ŝi kaj la afero estis decidita. Mireille sugestis, ke ŝi havu helpanton. Ŝi trovis Sonia Daubercies. Tiu duopo efike funkciis, Mirejo parolante kun LEGO-pecoj en la mano, rigardante al la publiko, Sonia skribante sur blanka tabulo. En plej bela suna tago ariĝis la gestudentoj por konuma spektado de filmo: la parto pri EO de la filmo de Sam Green „Utopia in four movements”. Poste okazis prezento de EO al 5 grupoj per po 30-minutaj kunsidoj. Okaze de la kursetoj la studentoj atenteme partoprenis la prezenton de -in- kaj -id- kaj sukcesis post 5-minuta leciono trovi mem vortojn, kiuj ekzistas nek en la franca nek en la angla: kolombino, kolombido. Mireille insistis pri tiu „miraklo”. Kelkaj studentoj brile kontribuis per ĝustaj respondoj kaj ricevis donacojn. Pluraj geinstruistoj montris fortan intereson. La fina parto de la tago estas spektado de la filmo Demain (morgaŭ) de Cyril DION kaj Melanie LAURENT, kiu prezentas novajn vojojn por agrikulturo. Mireille sendis antaŭe plurajn paĝojn kun ĝeneralaj informoj pri EO cele al fotokopiado kaj povis disdoni ilin al ĉiu studento fine de ĉiu kurseto.
Raportas Mireille GROSJEAN
IPR 18/2730
— página 31 del PDF —
Mia neforgesebla lingvoinstruisto
de Didier Apelete AGBOLO (Togolando)
Jam antaŭ ses monatoj mi eklernadis la internacian lingvon, entuziasme kaj precipe ĝoje, ĉar ĝi ebligis al mi, se ne komplete superi, almenaŭ egali miajn samaĝulojn, kun kiuj mi ĵus sukcesis en nacia ekzameno por eniri liceon, sed kiuj preskaŭ ĉiuj lernis Esperanton de pluraj jaroj en elementa aŭ meza lernejo. Mi do sentis tiun bezonon lerni Esperanton; tial mi enskribiĝis en ĵus kreita Esperanto-klubo.
Junie 1997 la nacia ILEI-sekcio okazigis someran seminarion. Dume mi konis sinjoron Raymond Yao AFANTCHAO, instruiston pri matematiko kaj naturaj sciencoj en kolegio, kiu okupiĝis pri la komencantoj, uzante rektan metodon por instrui Esperanton.
Kadre de tiu seminario li klarigadis al ni Esperantajn frazojn aŭ vortojn sen traduko al la franca lingvo, sed per gestoj aŭ kelkfoje per desegnaĵo surtabule. Tiu maniero instrui la lingvon estis tute nova malkovraĵo por mi neofito, kaj scivolema Eo-lernanto.
Dum dek du plenaj studtagoj miaj kono kaj progreso en la lingvo superis tion, kion mi havis dum la lastaj ses monatoj en la klasika instrumetodo, kiun mi ne tute abomenis. Mi do povis sentime enmiksi min en konversaciojn kun eĉ pli spertaj esperantistoj dum minutoj uzante facilajn vortojn kaj stilaĵojn. Mi eĉ kapablis, helpe de nia kluba instruisto, ekinstrui ankaŭ en la klubo. Mire, mi uzadis la lernitajn metodojn de la seminario por miavice klarigi aferojn al samklubanoj.
Mi ĉefe memoras konsilon de sinjoro Afantchao: „Neniam serĉu traduki en la francan por kompreni, sed klopodu pensi en Esperanto”. Komence, tio estis malfacila, sed post du aŭ tri tagoj mi trovis tion tre avantaĝa. Ĝi gvidas al kreopovo de vortoj. Hodiaŭ, instruante la internacian lingvon, mi helpas min per la tiam lernitaj metodoj.
Mia plej grava sukceso estas, ke en la jaro 2000 mi sukcesis instrui Esperanton al kamarad-studento, sen skribi surtabule kaj sen postuli de li kopiadon surkajere, ĉar li ne havis tempon partopreni en la kluba kurso; nur per ofta konversacio en Esperanto dum niaj paŭzoj mi ebligis al li ekparoli Esperanton preskaŭ flue kiel iu kutima lernanto; mankis al li nur la skribkapablo, kiun kelkajn monatojn poste li lernis, kiam li mem esprimis la emon ekskribi Esperante; tiam instruante al li la alfabeton, mi klarigis al li la unikan interrilaton de sono kaj litero en Esperanto.
Mi tiam konvinkiĝis, ke eĉ analfabeto povas ene de kelka tempo lerni kaj paroli Esperanton.
IPR 18/25731
— página 32 del PDF —
Taksado de koheraj ideoj
NOMADKURSO KAJ ESPERANTO-PLUS
Ĉi tiuj estas du malsamaj vortoj kaj kreitaj de du homoj el la sama domo. Ĝi estas familio, kiu cerbumis pri ĉi tiuj du grandaj konceptoj. Miaflanke, mi aprezas iliajn kreajn ideojn, ĉar mi estis impresita ĉe mia alveno en Tanzanion. Ĉi tiuj du fervoraj esperantistoj, Evelyne ROTELLINI kaj Jean- Pierre MARCQ, provis doni al ni la klarigojn pri ĉi tiuj du konceptoj.
La unua koncepto estas la Nomadkurso: Ĉi tiu koncepto estis lanĉita de la franca esperantista sinjorino Evelyne Rotellini. Ĉi tiu termino venas de la du terminoj, kiuj estas: Nomado: signifanta Nomade franclingve kaj Kurso: signifanta cours franclingve. Se ni kunigas ĉi tiujn du terminojn, ni havos kombinan vorton „Nomadkurso”.
Ja estas kurso, ĉar ni vojaĝas kun instruisto, kiu preparis por ĉiuj pedagogian kajeron por progresanta akiro de la lingvo kaj malkovro de la lando, ĝiaj historio, literaturo, geografio, politiko, kutimoj…. Tiu instruisto daŭre respondas la demandojn, korektas kaj restas je la dispono de ĉiu.
NOMADKURSO EN TANZANIO 2018
La 11-an de januaro 2018: Alveninte en la ĉefurbon Dar es Salaam de Tanzanio, tuj ni iris al la plej bela loko nomata „Zanzibara Insulo”. Fakte ni vizitis Tanzanion dum la nomadkurso, sed la iniciatinto de ĉi tiu projekto klarigis al ni, ke temas nur pri simpla ekskurso, do, oni devis nur taksi renkontindajn lokajn geamikojn, vidindaĵojn, vivmanieron kaj koston de diversaĵoj (hoteloj, manĝaĵoj, vojoj ktp). Ĉi tiu nomadumado estis iniciatita de sinjorino Evelyne ROTELLINI kun aliaj amikoj.
Mi ne forgesos sciigi al vi, ke estas alia konceptita branĉo de s-ro Jean-Pierre Marcq (JoPo) nomata Esperanto-Plus. Ĉi-lasta ekzistas sendepende de „Nomadkurso”. Per la projekto Esperanto-Plus sinjoro Marcq sukcesis arigi francojn kaj aliajn nordulojn por regule subteni finance kvar afrikanojn, kiuj per tiu helpo povas plentempe labori por Esperanto, diskonigi ĝin kaj instrui ĝin.
Fakte, nomadkursaj renkontiĝoj estas projekto, kiu celas respondi je iuj bezonoj : – Eviti la fenomenon de „eterna komencanto”. Tiam ni deziras enprofundiĝi
IPR 18/2732
— página 33 del PDF —
en la lingvon mem sed kion fari, sciante ke por bone paroli, skribi la lingvon, necesus viziti la landon mem. Eŭropanoj ŝatus viziti Afrikon, sed iom timas, preferus vojaĝi kun aliaj homoj, sed en iu aparta etoso, ne kiel turisto.
– Aranĝo al Afriko do, proponas vojaĝon, kiu inkluzivas Esperantan kurson, vizitojn al esperantistoj, al interesaj vizitindaj vivlokoj.
La krom-nomad’kurso (kurso kaj vojaĝo) al Tanzanio de 2018 kunigis dekduon da vojaĝantoj de Francujo, sed ankaŭ alilandanojn el Kongolando. Informoj haveblas ĉe ges-roj Marcq Rotellini: sunkompanio(Dwanadoo.fr. Celtravivi kune mirindan vojaĝon kaj flue paroli Esperanton ĉe la fino de la aventuro, jen la defio. La iniciantino Evelyne kaj ŝiaj geamikoj krome forte subtenas unuopajn projektojn en la kontinento kaj ili profitas foje siajn vojaĝojn al Afriko vizitante la surlokajn projektojn.
Mia taksado: Mi persone admiras kaj alte taksas ĉi tiun vojaĝplanon por Esperanto-Plus-anoj kaj aliaj en la respektivaj landoj sur la kontinento. Tiuj vizitoj al diversaj lokoj helpis min unue koni la nomadkursanojn, esperantoplus-anojn kaj aliajn tieajn Esperanto-geamikojn el Tanzanio.
Raportas Honore SEBUHORO el DR Kongo
Detaloj pri la nomadkurso
Okaze de telefonalvoko mi povis pli precize scii pri tiu kurso aŭskultante Nicolas GAUFILET, kiu praktikis tian kurson dum dusemajna vojaĝo tra Pollando kaj kvarsemajna vojaĝo tra Madagaskaro. Jam en Marakeŝo, Maroko, trinkante marokan mentan teon kun Evelyne ROTELLINI, mi havis la unuan guston pri tiu interesa lern-situacio.
La partoprenantoj aliĝas al vojaĝo kaj al kurso, al komuna studema migrado. La instruisto devas unue kolekti informojn pri la vizitota lando. Aliaj fontoj estas ekzercoj el www.edukado.net, el www.lernu.net, tekstoj el www.eo.wikipedia.org k.s. Ludoj, konkursoj, eltiroj el „pomego”, la fama gramatiko, riĉigas la dokumentojn de la instruisto. La rikolto estas uzata por prepari kajeron, kiun ĉiu partoprenanto ricevas jam en la flughaveno antaŭ la ekflugo. Do malkovro de ĝia enhavo jam eblas en la aviadilo. La partoprenanto, vojaĝanto, turisto kaj studento, lernanto de Esperanto, povas legi tekstojn pri la cellando, povas fari ekzercojn, trovas blankajn paĝojn por verki pri la vojaĝo. Tion preparis la gvidanto antaŭ la vojaĝo, ligante gramatikon al sciendaĵoj pri la lando. La celo de tia metodo estas lerni Esperanton en migra kunteksto, kie mankas komputilo kaj vortaroj, ĉar la lernado okazas en buso, surstrate, en restoracio, en hotelo, en muzeo, side aŭ
IPR 18/2733
— página 34 del PDF —
stare… ie iam dum la tago. Aldoniĝas renkontiĝoj kun lokaj esperantistoj, kio ĉiam enorme kreskigas la motiviĝon de iuj lernantoj.
Kompreneble la vojaĝantoj ne havas la saman lingvonivelon; do la instruisto devas prepari dokumentojn de malsamaj specoj. La turistoj studemuloj havas la instruiston je dispono, iam ie, por starigi demandon kaj progresi en la lingvo. Ili povas memstare labori ĉu frumatene en la hotelo, ĉu vespere, laŭ siaj emoj. La kajero entenas ankaŭ blankajn paĝojn, kie la studento povas verki pri vizitita muzeo, pri impresa evento, pri kortuŝa renkontiĝo. Poste li/ŝi povas peti korektadon de la akompana gvidanto.
Se la grupo devenas el la sama lando kaj havas la saman denaskan lingvon, povas aperi tekstoj en tiu lingvo en la kajero. La intereso de tio estas, ke la studentoj povas traduki ilin al Esperanto. Unu persono povas ankaŭ deziri prezenti al la grupo verkaĵon personan kaj/aŭ tradukon faritan. Tiam kreiĝas klaso ie iam, sub arbo, sur benko, kaj la aliaj povas aŭskulti kaj komenti. Debato ekas. La instruisto grupigas kelkajn partoprenantojn de la sama nivelo por tiaj komunaj momentoj. Povas esti, ke en la karavano kunvojaĝas pli ol unu instruisto; tiam du grupoj povas samtempe studi en klaseca etoso.
La partoprenantoj ne nur lernas la lingvon, sed malkovras la landon paralele, do aliras al la loka kulturo. Substrekindas, ke la vojaĝo estas laciga kaj la lernado same. Do la instruisto devas konsideri tion kaj montri kunsentemon al sia lernantaro ; neniu postulo, neniu rigideco, neniu formala malpermeso pri krokodilado, amika kuraĝigo al provoj en la cellingvo. Ŝajnas, ke pli ol 8090 de la kunvojaĝantoj partoprenas entuziasme kaj lernas bone.
Mi mem konstatis, ke promenado estas tre favora momento por praktiki lingvon kaj lerni. Paŝante silenti ne ĝenas, senparola momento eblas. Tio ebligas ian „digeston” de la aŭditaj frazoj, preparo de novaj frazoj, cerbumado, maĉado de gramatikaj aspektoj, kaj post kelkaj paŝoj la studento povas denove alparoli la instruiston kaj starigi demandojn aŭ submeti al la instruisto provojn. Temas pri tre favora lernsituacio. Oni tuj povas konstati, ke tia strategio nomita „nomadkurso” taŭgas por iu karavano, ofta situacio en nia movado. Senstreĉa kunvivado, eksterdoma promenado, proksima kontakto kun la instruisto, libera babilado, grupa etoso, tia pozitiva travivaĵo favoras bonan lernadon. Noto: la priskribo de Honore SEBUHORO koncernas vojaĝon de Evelyne ROTELLLINI, kiu ne estis nomadkurso sed preparvojaĝo al nomadkurso. Mireille GROSJEAN
IPR 18/2»34
— página 35 del PDF —
Du samtempaj AMO-seminarioj en Afriko
AMO 45 okazis ene de la 11-a Mezorienta Kunveno (MK) kun kvardeko da partoprenantoj en Marakeŝo, Maroko, fascina lando, kien iris MK kaj AMO por la unua fojo. En tiu lando estas kelkaj lernantoj kaj plurrilate favoraj kondiĉoj, lando kiu meritas de UEA kaj ILEI plian atenton. Sur la foto: seso da marokaj junuloj, kiuj povis partopreni en MK kaj sperti la internacian etoson de Esperanto.
En la samaj tagoj (martofine, aprileke), en Nyanza-Lac, en la sudo de Burundo, kunvenis 67 aktivuloj el diversaj provincoj de Burundo, DR Kongo, Tanzanio, Sud-Afriko kaj Zambio, por partopreni en la 3-a Burunda kongreso de Esperanto kaj en la 46-a AMO-Seminario. La programoj de tiuj aranĝoj estis gviditaj de spertaj esperantistoj el Burundo, DR Kongo kaj Sud- Afriko (la Kunordiganto de la Afrika Komisiono).
Oni spertis trejnadojn pri bona varbado, kiel fondi kaj disvolvi novan lokan E-klubon, pri financa evoluigo de lokaj kluboj aŭ kiel fariĝi finance memstara E-asocio, kiel organizi kaj diskonigi eventojn — movade kaj ekstermovade, strategioj por krei E-klubojn en lernejoj, kiel eluzi Esperanton en turismo aŭ komerco, kaj kiel organizi Esperanto-eventojn.
IPR 18/2735
— página 36 del PDF —
Okazis la Internacia Ekzameno de ILEI/UEA: por la elementa nivelo aliĝis 16 kandidatoj, el kiuj 10 sukcesis (kun 6090); por la meza nivelo aliĝis 6 kandidatoj el kiuj 3 sukcesis (kun 6090). Okazis kvintaga kurso por 66 komencantoj kaj inter ili 64 sukcesis en la fina ekzameno. Post la futbala ludo inter esperantistoj kaj loka veterana futbalista teamo, okazis balotado por la nova estraro de ANEB (la landa asocio), JEBUO (Junulara Esperantista Burunda Organizo) kaj BIS (la Burunda ILEI-sekcio).
Jeremie SABIYUMVA
JAM REKORDA KONGRESO
ILEI havos sian kongreson de la 20-a ĝis la 28-a de julio 2018, do ĵus antaŭ UK en Lisbono. Unu tagon antaŭ ĝia komenco ekos samloke la tuthispana kongreso, kiu daŭros du tagojn. Tiel dum du tagoj ni havos komunan programon. Pro tio la aliĝintoj jam atingis la rekordan nombron de 150 en aprilo; plie la forta subteno de UEA (sendo de aliĝilo por la ILEI-kongreso kun la revuo ESPERANTO -— diskonigo de gazetara komuniko pri la Esperanto Instruista Trejnado (EIT)) certe kontribuas al tiu rekordo. ILEI dankas al UEA.
Ĉirkaŭ 30 personoj aliĝis kaj anoncis prelegon, atelieron, ludojn, dancojn. Vendrede okazos simpozio kun altnivelaj prelegoj de niaj membroj kunlabore kun la gastiganta universitato kaj ĝiaj altnivelaj profesoroj: la pordoj malfermiĝas al la ekstero, grava paŝo por ĉiuj. Okazos AMO- seminario kun du partoj: unu pri eksteraj rilatoj kaj unu pri transdono de konoj pri nia kulturo pere de EO-instruado.
Problemo estas nun la malsano de nia estrarano pri kongresoj, Radojica Petroviĉ. Pro tio mankas la plej aktualaj informoj. Sed la aliaj estraranoj reagas kaj la kongreso evoluos tute bone. Paralele al la riĉa programo la Komitato de ILEI havos tri kunvenojn, kun elektoj de nova Estraro, okazos la fina parto de la Esperanto Instruista Trejnado (EIT) por deko da studentoj sub la gvidado de D-ino Katalin Kovats, oni prezentos la hispanan kaj katalunan lingvojn, okazos la kutima frandvespero, japana danco, lingva festivalo, literatura kafejo, pedagogia foiro kaj multo alia.
Tiu kongreso ebligos al la partoprenantoj lertiĝi, informiĝi, ekzerci, ekskursi kaj ekkoni novajn gekolegojn. Ne maltrafu ĝin !
Mireille GROSJEAN, prezidanto de ILEI IPR 18/2736
— página 37 del PDF —
INFORMOJ PRI ILEI
Laborkomisionoj
Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Christophe Chazarein, Monika Molnar, Giridhar Rao, Jeĉrĉmie Sabiyumva, Han Zuwu.
Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsofia Korody, Rob Moerbeek.
Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola.
Lerneja: Julian Hernandez, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerkoviĉ, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi.
Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: M. Grosjean.
Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean.
Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Goro Kimura, Ilona Koutny, Radojica Petroviĉ, Kristin Tytgat. Estrare: Gong Xiaofeng „Arko”, Ivan Colling.
Enmovadaj partneroj (entute 14)
E(QI (Edukado ĉe Interreto): Vitazna 840/67A, SK-958 04 Partizanske, Slovakio, info(Wikso.net. Tel: (7421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/.
Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kovats, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto(Jedukado.net.
ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (41-49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsofia Kor6dy, zsofia.korody(Qesperanto.de.
IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la Jarlibron de UEA
TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petroviĉ. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Arina Osipova.
UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill.
kaj aliaj
Ekstermovadaj partneroj (entute 8)
ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsofia Korody,
FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean.
UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro.
Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Esperanto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud(Q aliceadsl.fr, Jean-Pierre Boulet, Pascale Voldoire.
kaj aliaj
IPR 18/2»37
— página 38 del PDF —
Membreco kaj pagado por diversaj servoj
Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de 7PR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko. Tio kostas por A-landanoj 32 EUR kaj por B- landanoj 18 EUR. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande.
Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. «ilei. kasisto(Qgmail.com». Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj:
a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2ZA. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU.
b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago.
“ Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton.
“ ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL).
“ Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
Redakciaj informoj
Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE- 8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARĈEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NEMETH Jozsef, F6 u. 41/5, HU-8531 IHASZ, Hungario, jozefo.nemeth(Qgmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (136-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, «moerbeekr(Qgmail.com. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de aprilo 2018, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aŭgusto 2018.
IPR 18/2738
— página 39 del PDF —
Granda sukceso por la Esperanto-kurso en Tel-Avivo (vd. p.24)
IPR 18/2»739
— página 40 del PDF —
= issWiO | VDINVIJdSI
O103810 W 13 uod
ASIA
‘uaporsu an(219 vop’ OLNVUYJdSA
145-91
kzuBBN
“(ojol3 LE€L) „|?2Je/W OUE]S” OWOU EPJOJNE — — =— /610’pen’oboJp1Dyj//:dy :92 (owIOJUI EP lig KUI rr TI 3 ‘WIW’OdD/[U’IarMMM. :foUOJDJBa) JOd (ofeyipde) 3 Dag; | „ode“ :foWDIU2JINJ9 !WUWIJD f(OJeJj ej lej y y y ] USsl9pUY ap [oj9ge; /oueiedsa ap osamj equs ‘erebunu ‘edanqUas»jn] EDOMON EIDESADAUOJ EPIA-OPNY ‘(0IQ1[OUJA] E) [e (OpJIO ) = = =. /eEWPU1P1A ‘eEQJ95 ‘EAOLIJ ‘gEUEp ‘EUELLUJD
ggz un» [(OWNJOA Z|) OJUBIIAS— OSDMDJ /(OZN EINNJWOJ JOJ |. Baanmiss | toma mus 1 ‘EUEWUNI ‘EpUBJJI ‘EpUEJopau ‘ex DID ‘e1 ULJDJSJ «efe. “pd ua [OADUI] fes1aAIP UA OAGIJOUJAJ E] — [Opja1 fejueE1adS]— NN — W N — A ‘EMEAOJS ‘ejod “epebnjiod ‘eaJOX “euEdE( “EUIJ “EsNU
fenbajpoA) gduu ua ojoJedje ejapoW QX «(ufopjiq ej l»jalo1d «eje “e»Uej ‘e[ĥUe ej :fOABUIJ Of Ua sIiade WE( ID) JOd GX 4NS NEXUE — UOJGI[OUJR] E| SEMAS OSEd-ISOd-OSEd (NI ‘(OJDJJOX NP UJ GW N l l l Mi
f01]OJ feuO1JEX DOS ‘(O1SINAJSUI E| JOJ) OpENA]SUI EpOJDUUAA JOJ (OpJIJ (ena15U] «f(OYUEUADJWUDW (ex fosan) 4od ebne3 ‘1924e6 -OJEUD] PL EHUMEDPIP seuedwonje UOAaqlJOUA»D] E1 oOuLISDP oyxueaodsa3 9p OAqUPUAD]) X1)1/41snN1 DDL
(OADUNU Of U9 „OpO]9W €))j94 4ad OJULABdS1”
«EAJEJ (ex) egeIe ‘eulje| “esebjnoj ‘epulu ‘eyin1’elzouopul’epue|sl’euDUUJE ‘EUEA(E) ‘epaAs ‘EUIEIJN ‘eUEASIU ‘EUDD ‘BUULU)
IPR 2018/3
— página 1 del PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 48 – trimonata
18/3 Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Adjévi Adje Aurora Bute Guy Camy Annie Grente Mireille Grosjean Jesper Jacobsen Maurice Juy Luigia Oberrauch Madella Vicente Manzano-Arrondo Rob Moerbeek József Németh Radojica Petroviĉ Sabiyumva Jérémie
— página 2 del PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN) ………………………………………………………………….. 3 La 51-a ILEI-Kongreso en Madrido julie 2018 (M. GROSJEAN, A. GRENTE, V. MANZANO-ARRONDO, J. SABIYUMVA, A. ADJE, A. BUTE) ……. 4 Niaj novaj estraranoj (Karine ARAKELJAN, JUNG Yuro „Unika”) ……………………. 13 ILEI dum la UK en Lisbono (Mireille GROSJEAN)…………………………………………. 16 NITOBE-simpozio post la UK: grava evento por ILEI (Mireille GROSJEAN)…….. 17 6-jaraj instruistoj (kun traduko kaj komento de Mireille GROSJEAN) ………………… 20 „Mi pequeña gramática de Esperanto” de Peter Weide (recenzo de V. MANZANO-ARRONDO) …………………………………………………….. 21 El la landoj kaj sekcioj (ES, HU, IT, NL) ……………………………………………………. 21 Esperanto au Bac: agadraporto pri franca eksperimento (Guy CAMY, Maurice JUY, Jesper JACOBSEN) …………………………………………………………….. 27 Riparotaj/tradukotaj frazoj – Riparo de la riparotaj frazoj (Rob MOERBEEK) ……… 29 ILEI kongresos en Serbio venontjare (kun aliĝilo) (Radojica PETROVIĈ ) …………. 33 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ………………………………………………………….. 37
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>. Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Rilatoj kun UNESKO kaj FIPLV. Observanto de ILEI ĉe UEA. Informado al ekstero. Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Eo-centroj. Estrarano pri financoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Estrarano pri Kongresoj de ILEI. Estrarano: Ivan COLLING, DEPAC/UFPR, Ed. Dom Pedro I, Rua Gal. Carneiro, 560, Primeiro. Andar, Centro, BR-80060-150, Curitiba, PR, Brazilo. <iecolling@yahoo.com.br>. Universitata agado. Estrarano: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, Tel. poŝ.: (+374) 055-27-99-06. <karinko_arm@mail.ru> Estrarano: JUNG Yuro „Unika” , 403, Grandmer, 2-4 Harigaya 2, Fujimi, Saitama JP-354-0017, Japanio. Tel. poŝ.: (+81) 70-5569-6771. <yurjun@st.amu.edu.pl> Noto: La preciza taskodivido ene de la estraro ankoraŭ ne okazis.
IPR 18/32
— página 3 del PDF —
Scienca Komitato
Enkonduko
Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario, vic-prez. de UEA Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet
Karaj legantoj, Du novaj sekcioj. Du novaj estraranoj. Du novaj Honoraj Membroj. Du pliaj eventoj en julio 2018. Sume ILEI vivas kaj pozitive evoluas. La Komitato de la Ligo povis akcepti novan sekcion en Senegalo kaj en Armenio. Okazis elektoj ĉe ILEI. Aperas du novaj estraranoj: Karine Arakeljan el Armenio kaj Yuro Jung „Unika” el Koreio, junulino vivanta en Japanio. Bonvole legu la prezentajn tekstojn de ili du en tiu ĉi numero. Nun la estraro konsistas el kvar virinoj kaj tri viroj. La plena listo aperas en la retejo de ILEI: ilei.info/ instancoj/estraro.php. La Komitato elektis du eminentulojn donante al ili la titolon de Honora Membro. Temas pri Duncan Charters kaj Ronald Glossop, ambaŭ el Usono. Pri ili vi povas legi en la retejo de ILEI: ilei.info/instancoj/honoraj_membroj.php. La Kongreso de Hispana EsperantoFederacio kaj universitata Simpozio staris ĉirkaŭ nia Kongreso kiel kadro ĉirkaŭ pentraĵo. Granda sukceso kaj rekordo estis nia julia Kongreso en Madrido, Hispanio, kun 230 partoprenantoj el 256 aliĝintoj. Tiu ĉi numero de IPR alportas al vi detalajn raportojn pri la hispanaj eventoj de tiu ĉi jaro, kaj aliajn informojn pri aktivaĵoj de niaj membroj. Ni deziras al vi agrablan kaj informriĉan legadon!
1
AdE – Akademio de Esperanto Sur la titolkovrilo: Jérémie SABIYUMVA, okaze de la Lingva Festivalo en la ILEIKongreso, prezentis la kirundan kaj la svahilan lingvojn.
Mireille GROSJEAN Prezidanto de ILEI IPR 18/33
— página 4 del PDF —
La 51-a ILEI-Kongreso en Madrido julie 2018 Ĉi tiu kongreso estis ne kutima, vere. Unue pro la fakto, ke ĝi ligiĝis al la tuthispana Kongreso de HEF, Hispana Esperanto-Federacio. Due ĉar ĝi finiĝis per brila dutaga simpozio ligita al la gastiganta universitato UNED, hispana universitato por neĉeesta instruado. Trie pro la alta nombro de aliĝintoj: 256.
Jen foto de la prezidantino de ILEI kun la esperantistaj profesoroj, kiuj organizis kaj gvidis la simpozion (de maldekstre): Nicolau Dols, Miguel Angel Gutiérrez Adúriz, Mireille Grosjean, Miguel Fernández, Manuel Pancorbo, Juan Diego Diaz Bautista, Vicente Manzano-Arrondo
ILEI La Ligo vivas kaj progresas de Mireille GROSJEAN, Prezidanto de ILEI (Svislando) Jen prezento de la ĉefaj faktoj de nia 51-a Kongreso en Madrido. Aliĝis 256 personoj. Tio estas rekordo por la ĉiujara grava evento de la Ligo. La Komitato elektis du novajn Honorajn Membrojn. Temas pri Profesoro Ronald GLOSSOP kaj Profesoro Duncan CHARTERS, ambaŭ el Usono. IPR 18/34
— página 5 del PDF —
La Komitato akceptis du novajn sekciojn: unu en Senegalo, unu en Armenio. Per tiu paŝo ILEI nun havas 43 sekciojn. La Komitato dankis Profesorinon GONG Xiafeng „Arko”, kiu deĵoris kiel vic-prezidanto en la Estraro dum 6 jaroj. La Komitato reelektis la kvin kandidatiĝantajn membrojn kaj alelektis du novajn personojn. Konsekvence la Estraro konsistas ekde nun por tri jaroj el (laŭ alfabeta ordo) Karine ARAKELJAN, Armenio, nova estraranino. Ivan COLLING, Brazilo Mireille GROSJEAN, Svislando, prezidanto William HARRIS, Usono, kasisto. Elena NADIKOVA, Rusio, sekretario Radojica PETROVIĆ, Serbio JUNG Yuro „Unika”, Koreio-Japanio, nova estraranino.
5 el la 7 estraranoj (Karine, Yuro, Elena, William, Mireille) La taskodivido inter la estraranoj ankoraŭ ne okazis. Oni povas rimarki, ke la Estraro konsistas el kvar virinoj kaj tri viroj. Okaze de la tuta Kongreso kaj dum la konkluda parto la partoprenantoj povis esprimi sin, proponi novajn ideojn, diri dezirojn. La estraro multon notis kaj pritaksos tiujn sugestojn. Substrekindas, ke diversaj personoj ne nur proponis ion, sed ankaŭ proponis mem transpreni la taskon. Do la pozitiva etoso en la Ligo altiras kunlaboremulojn. La Komitato aprobis ĉiujn raportojn kaj malŝarĝis la malnovan Estraron. IPR 18/35
— página 6 del PDF —
La Kongreso komenciĝis per du komunaj tagoj kun la tuthispana Kongreso de Hispana Esperanto-Federacio. Ĝi finiĝis per simpozio pri la kongresa temo: la kultura heredaĵo de Esperanto. Partoprenis en tiu simpozio diversaj esperantistaj profesoroj kaj unu profesorino de la Universitato por neĉeesta instruado UNED. Kompreneble la urbo Madrido, grava eŭropa ĉefurbo, altiris multajn partoprenantojn el entute 33 landoj, kiuj volis malkovri la kulturajn trezorojn de tiu urbego. Parkoj, muzeoj, preĝejoj, monumentoj ne mankas en Madrido. Ne eblas mencii ĉiujn restoraciojn, kie la kongresanoj povis malkovri la hispanan gastronomion. Inter la programeroj de tiu Kongreso oni povas mencii la frandvesperon, kiu okazis ekstere kun koncerto de la grupo Kaj Tiel Plu; Lingvan Festivalon, AMO-seminarion, diversajn lingvokursojn, lertigadon de instruistoj EIT sub la gvidado de D-ino Katalin KOVÁTS, koncertojn de Kajto, nacian vesperon, internacian vesperon, dudekon da diversaj prelegoj kaj multajn interesajn ekskursojn.
Ni teame instruis al komencantoj! de Annie GRENTE (Francio/Greklando) Unua parto: organizo de la teamo Kiam mi ricevis mesaĝon de Mirejo petanta organizon de la instruado al komencantoj fare de grupo da instruistoj, mi devis iomete pripensi. Mi jam estis preparinta teatraĵon, kiun mi intencis uzi por instrui al komencantoj, sed kiel sola instruisto. Kiel do organizi teamon?… Post iom da pripenso, mia konkludo estis, ke: – jes oni bezonas ion por ligi la instruadon, ke ne estu individuaj kursoj kun la eblo, ke ĉiuj instruistoj elektos la saman instruobjekton, kiel ekzemple la akuzativon (kvankam kelkfoje oni bezonas ripeti la praktikon de la akuzativo pli ol dek fojojn, sed tio estas alia problemo…); – mi jam havis preparitan tekston (tiun teatraĵon), kiu entenis kelkajn interesajn lingvaĵojn; – oni lernas per ripetado, do relegi teatraĵon kun diversaj celoj certe helpos lernadon; – per teatraĵo la komencanta grupo havos ion por prezenti je la fino de la Kongreso. Mi do kontaktis ĉiujn naŭ instruistojn sendante al ili la tekston de la teatraĵo kaj petante kunlaboradon surbaze de tiu teksto, sed ke ĉiuj elektu tion, kion ili volas instrui per tio/aldone al tio. Ni ankaŭ devis interkonsenti pri IPR 18/36
— página 7 del PDF —
kalendaro. Iom post iom tiel ni organizis la kurson. Ni finfine estis sep homoj, kiuj ellaboris tiun instruadon. Sep homoj el tri kontinentoj (Eŭropo, Afriko kaj Ameriko). Dua parto: nia publiko En la unua tago de la kurso mi konstatis kun plezuro, ke jes ni havis grupon (imagu teamon de sep instruistoj sen gelernantoj…)! Eĉ pli diversa geografie ol la instruistoj: homoj el Eŭropo (ĉefe Hispanio), Afriko, Azio (Nepalo, Ĉinio, Koreio)… 15 homoj (vd. la internan kovrilpaĝon). Preskaŭ ĉiuj estis komencintoj. Mi tamen devas konfesi ion…: tiu teatraĵo estas traduko, kiun mi estis farinta el la angla kaj mi prezentis ĝin en Esperanto kaj ankaŭ en la angla…, ke ĉiuj komprenu la ĝeneralan signifon. Mallely ĉeestis mian kurson kaj helpis, poste mi restis en la klasĉambro dum ŝia instruado. La sekvantaj instruistoj estis Jérémie, Adriana, kun malpli da gelernantoj pro alia ero de la programo okazanta samtempe. Marion kaj Andrea elektis instrui kune dum du horoj. Ankaŭ Elinjo instruis dum du horoj, sed mi ĉeestis kaj iomete helpis. La lastan kurson (vendrede) mi faris, kiu fakte estis preparo de la posttagmeza prezento. Konkludo: mi ĝuis havi eblon organizi kun aliaj. Ni ĉefe kunlaboris pri organizo. Eblus plibonigi la aferon, ekzemple petante, ke ĉiu instruisto skribu tion, kion li/ŝi instruis, kiuj estis la malfacilaĵoj. Tamen, la ĉefa celo estis, ke niaj komencantoj havu agrablan kontakton kun la lingvo, ke ili agu kune kaj, eĉ pli grave, ridu kune… Ĉu ne?
Mi neniam kontentas de Vicente MANZANO-ARRONDO „Viko” (Hispanio) Ĉu vi povas organizi la sekvantan ILEI-kongreson? Mi legis tiun demandon meze de retmesaĝo. La teksto celis ne nur min sed pli ĉefe la lokan esperantistaron, ene de kiu mi kelkfoje partoprenis. „Ĉu organizi kongreson por ILEI? Ho! Kia honoro!” Tamen, la loka grupo rifuzis. Pro tio, la ĉefroluloj de la landa sekcio eklaboregis por realigi la kongreson, per malmulta tempo. Esperantujo estas monda vilaĝo aŭ forumo1, kie aperas ĉiu speco de homoj. 1
Goro, Kimura (2016) La dialoga lingvo: „Forumo” kiel tria aspekto de Esperantujo. En Federico Gobbo (Ed.) Lingua, politica, cultura. Serta gratulatoria in honorem Renato Corsetti (pp. 157-165). New York: Mondial.
IPR 18/37
— página 8 del PDF —
Unu el ili estas la Helpema Energia Respondecemulo Organizema kaj Obstina (HEROO), kiu suferas, se io ne estos farita kaj se iu ne estos prizorgita. HEROO nekredeble energie laboras dum sufiĉa kvanto da horoj ĝis la atingo de la celo. La organizado de kongresoj ofte eblas danke al tiu specio. Kompreneble la rezulto ne ĉiam estas tute bona. Permesu al mi iom korekti ĉi tiun lastan frazon: la rezulto estas kaj bona kaj malbona, dependas de la vidpunkto, ĉiam. Kaj ĉiam aperas alia esperantista specio: la nuancemulo, kiu kapablas trovi gravegan truon tie, kie la ceteraj vidas nur ebenan plankon. Plia alia specio: la feliĉa juĝisto. Tiu homo nek organizas nek akceptas respondecon nek spertas pri grava laboro. Ŝia/lia rolo estas juĝi la laboron de la aliaj, kiuj estas nekredeblaj mallertuloj laŭ ŝia/lia vidpunkto. Se tiu homo ne havas laboron kiel juĝisto, ŝi/li serĉas laboron kiel proponisto: estus bone ke sinjoro Oni faru tion aŭ tion alian2. Madrido, fino de julio de 2018. Tiu loko akceptis preskaŭ tri centojn da homoj, ĉefe esperantistojn sed ne nur, kiuj partoprenis en la Hispana + ILEIkongreso aŭ la universitata simpozio, kiu okazis danke al la rilato kun la potenchava universitato UNED (la monde plej granda eĉ ĉeesta el Hispanio). Mi estis unu el la multaj, kiuj vere ĝuis la sperton kaj multe lernis. Mi ne parolos pri la programo. Ĉiu el vi povas legi ĝin kaj opinii. Ĉiu povos demandi al homoj kiuj partoprenis kaj scii pri ŝia/lia opinio, tute ne reprezentanta por la ceteraj. Mi honeste publike diras, ke mi ĝuis kaj lernis, kaj mi gratulas la organizintojn. Sed ĉirkaŭ mi ĉiam estis homoj, kiuj sportis pere de plendoj preskaŭ pri ĉio. Lasu min kritiki ne la organizintojn, kiuj jam ricevis la normalan kutiman dozon, sed ĉiujn specojn de homoj, kiuj anstataŭ helpi aŭ kunlabori, preferas rigardi la mondon de malantaŭ sekura muro, sur komforta seĝo, ludante la rolon de profunde saĝa filozofo. Mi faros tion respekteme, pozitive, skeme: 1. Je la fino de la kongreso ĉiu kritiko senutilas. Gvidu la sekvantan kongreson danke al viaj rekomendoj aŭ konsiloj, kaj lasu en paco homojn, kiuj nur estas lacaj. Kie vi estis, kiam ili bezonis vin? Nun vi ja ne estas bezonata. 2. Se vi havas ideon, gratulon! Ĉiu dankos, ke vi alvenas kun via ideo ĉemane, tute preta kunlabori por realigi ĝin. 3. Se vi demandas al organizantoj ĉu vi rajtas publike kritiki ilin (ekzemple, humure), sciu, ke ili jesos, ĉar respektema homo ĉiam 2
Spektu la videeton de Emilio Cid ĉe https://www.youtube.com/watch?v=URUFYXJknEI\&t=133s
IPR 18/38
— página 9 del PDF —
akceptas kritikon. Tiu jeso etike ne rajtigas vin. Imagu ke ili neus. Kiel vi reagus? 4. Eĉ dum la sperto via helpo utilos. Se vi rimarkas mankon, proponu vin por kunhelpi. Eble tiu problemo ne bezonas iun, kiu rimarkigas „Atentu, kara! Okupiĝu pri tiu problemo!” sed iun, kiu diras „Mi rimarkis ĉi tion kaj mi pensas pri ĉi tiu solvo. Kiel mi povas labori por kunsolvi ĝin?” Vere ĉiu Esperanta kunveno, renkontiĝo aŭ kongreso havas flankojn, kiuj meritas esti kritikataj. Kelkfoje ni, la homaj homoj, ne nur ne estas perfektaj sed eĉ tute malbone faras ion. Kelkfoje oni povas sentí, ke la alia ne kondutis etike aŭ respekteme. Mi ne parolas pri tiaj situacioj. Vi jam scias, ĉu? Atendas multaj ILEI-kongresoj por plaĉi al ni. Ne forgesu, ke ni ne estas multaj. Kiam eta loka grupo prenas la defion organizi kongreson, ili jam gajnis rajton ricevi brakumojn, ne batojn. Ni kunhelpu, kunlaboru, kunantaŭvidu, kunumu… se vi ne faris tion, kiam tio estis bezonata, poste ĝuu, lernu kaj ne baru.
ILEI-Kongreso: bunta, riĉa kaj neforgesebla de SABIYUMVA Jérémie, Rumonge (Burundo) Ĵus finiĝis la 51-a ILEI-Kongreso, kiu okazis de la 21-a ĝis la 28-a de julio 2018 en Madrido, Hispanio, kaj kiu konis grandan partoprenon kompare kun aliaj kongresoj, kiuj okazis en la 5 pasintaj jaroj. Dum ĉi kongreso, ĉiuj kontinentoj estis reprezentataj. Pro diversaj kialoj mi ne povis partopreni en la ILEI-kongresoj antaŭe, sed ĉi tiun jaron mi partoprenis en mia dua ILEIkongreso, post tiu, kiu okazis en Benino, en 2008. Survoje al la kongresejo, mi ekhavis diversajn pensojn kaj imagojn pri tio kiel okazos la kongreso kaj pri partoprenantoj. Mi jam havis informojn pri partopreno de kelkaj el miaj konatuloj, do estis okazo revidi unu la alian, kaj ankaŭ mi estis scivola vidi kiuj estos tie kaj kiujn neforgeseblajn memoraĵojn mi havos. La kongreso okazis en du malsamaj konstruaĵoj, tre proksimaj inter si, en la universitata areo (t.n. Ciudad Universitaria) de la urbo kaj en la universitata rezidejo Colegio Mayor Teresa de Jesús, apartenanta al la komplekso de rezidejoj de la Universitato Complutense de Madrido. Inaŭguro, fermo kaj plejmulto de la programeroj de la kongreso de ILEI okazis en la Fakultato pri Humanecaj Fakoj (Facultad de Humanidades) de la Nacia Universitato por Ne-Ĉeesta Edukado (konata kiel UNED). La kongreso allogis entute pli ol 248 esperantistojn el 33 landoj. La kongreso havis riĉan edukan (prelegan) kaj kulturan programojn. La temo de la IPR 18/39
— página 10 del PDF —
kongreso estis: LA KULTURA HEREDAĴO DE ESPERANTO. Spertaj esperantistoj el diversaj mondopartoj estis invititaj prelegi pri diversaj temoj (kiuj rilatis al la kongrestemo) dum la simpozio; mi havis okazon prelegi pri justa komunikado kaj tutmondiĝo, kaj diskutis kun diversaj eminentaj esperantistoj pri la problemoj de lingvoj en la mondo. Vere estis interesa kaj instrua kongreso, kvankam mi ne povis partopreni en ĉiuj programeroj pro la bunteco kaj eĉ kvalito de ili; bonege elektitaj estis la programeroj. Okazis kursoj de Esperanto por komencantoj, gvidataj de Esperantoinstruistoj el diversaj mondopartoj, kaj mi estis unu el la kurso-gvidantoj. De tio mi lernis, ke ILEI estas internacia organizo, kiu respektas kaj fidas siajn membrojn sendepende de ilia devenlando. Dum la lingva festivalo estis prezentitaj multaj lingvoj, kiuj montris la diversecon de lingvoj kaj neceson protekti ilin. Ni povis aŭdi salutvortojn de diversaj lingvoj, kaj eĉ ni kantis en kirundi kaj svahili. Okazis komitatkunsidoj de ILEI, kiuj naskis novan estraron de ILEI por la venonta mandatperiodo. Dum la internacia vespero, ni ĝuis per kantoj, muziko kaj rakontoj el diversaj mondpartoj, kaj vere, ni ĉiuj estis malkontentaj, kiam oni anoncis al ni la finon de la internacia vespero. Vendredon, dum la adiaŭa vespero, larmoj fluetis de okuloj de kongresanoj, ĉar ni estis kiel familio dum la semajno, kaj ĉiam disiĝo estas malfacila. La grupo Kajto plibonigis la adiaŭan etoson, kaj ni ĉiuj kune kantis la adiaŭan kanton. Sabaton okazis karavano al la UK, kiu estis kiel kroma tago de la ILEI kongreso, ĉar en busoj daŭre okazis interesaj rakontoj, ŝercoj… Estis bone aranĝita kongreso kaj okazo konatiĝi kun hispanaj esperantistoj kaj kun la kongresurbo, kiu estas konata en la mondo.
Raporteto de Adjévi ADJE (Togolando) Fakte mi alvenis en Eŭropon la 22-an de julio kaj revenos al Togolando la 30-an de aŭgusto 2018. Mi do ĉeestis en la ILEI-Kongreso en Madrido, Hispanujo. Tie mi ne povis prezenti mian lingvon, la evean, dum la Lingva Festivalo pro malfrua alveno, tamen mi partoprenis en multaj aliaj kongresaj eroj kaj prezentis en salono al ĉ. 30 ĉeestantoj la kontribuon de afrikaj esperantistoj al la Esperanto-komunumo el la kultura vidpunkto. Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI, mem partoprenanto en la programo Esperanto Plus, estis fakte la unua, kiu en la madrida renkontiĝo elpaŝis publike pri IPR 18/310
— página 11 del PDF —
Esperanto Plus en sia prelego pri la kongresa temo. Kun ŝi kaj aliaj du afrikanoj mi poste partoprenis en la internacia vespero per kunkantado de „Malaika” antaŭ abunda publiko en Madrido kaj en Lisbono. Dankon, Mireille, pro via kunkanta propono.
La hispana ronda familio de Aurora BUTE (Rumanio) La plej grava evento de ILEI, la Kongreso, okazis ĉi-jare en la hispana ĉefurbo, Madrido. Riĉa kaj bunta kongreso, sed mi ŝatus substreki kelkajn personajn rimarkojn. Unue, temas pri la fakto, ke la hispana E-agado disponas je homoj taŭgaj por io ajn dumkongrese farenda: ĉu esperantistoj por akcepto de la gastoj? Estas! Ĉu hispanoj por prezenti programerojn? Amaso da ili: poetoj, prozistoj, vortaristo, deklamanto, teatra reĝisoro. Ĉu universitatanoj prezentantaj siajn universitatojn? Jen ili! Ĉu profesia muzika grupo por animi vesperon? Estas gastoj sed ankaŭ hispana tia grupo! Ĉu kantisto por la nacia vespero? Estas hispana E-poeto kaj tenoro! Ĉu ĉiĉeronoj por aro da ekskursoj? Aro da ĉiĉeronoj, ankaŭ junuloj! Kaj homo kiu kunordigu ĉiujn? Estas! Sed tio, kio plej rimarkindas, estas la etoso inter la hispanoj: ili rilatas unu al la alia kiel parencoj, kiel familianoj, en plena harmonio. Kaj tie, kie estas harmonio, ĉio iras glate. El kio fontas la harmonio? Miaopinie el respekto, el sama celo, el bela karaktero. En familio, laborgrupo, komunumo se estas respekto, estas harmonio kaj ĉio solveblas, ĉio disvolviĝas laŭplane, ĉar ĉiuj pensas, sentas kaj agas samcele. Mahatma Gandhi asertis, ke „la feliĉo estas la harmonio inter tio, kion vi pensas, diras kaj faras”. Ni diru, ke modela E-agado estas la harmonio inter tio, kion ni pensas, diras kaj faras. Respekton do, al la hispana ronda harmonia familio! IPR 18/311
— página 12 del PDF —
Lingva Festivalo gvidata de du altnivelaj fakuloj de Mireille GROSJEAN (Svislando) En Madrido nia Lingva Festivalo okupis la tutan posttagmezon de dimanĉo. La gvidantino estis Irina GONĈAROVA, kiu estas arda disĉiplo de la kreinto Dennis KEEFE, kiu ankaŭ ĉeestis. Ni povis uzi diversajn ĉambrojn sub la sama tegmento, ideala loko. Ni ricevis precizan tempoplanon kaj povis plani nian partoprenon laŭ nia plaĉo. Ni estis en la universitato, tamen la gestudentoj feriis. Ni estis inter ni. Kun 33 naciecoj en nia Kongreso ni havis grandan kvanton da lingvoj, entute 28 lingvojn. De la malnova egipta ĝis la tokipona… tra la tuta historio kaj la tuta geografio. Laŭ preciza tempoplano po unu denaskulo prezentis sian lingvon, prezentis la lingvofamilion, al kiu ĝi apartenas, difinis la teritorion, kie ĝi estas parolata, kaj parolis la lingvon, por ke la publiko aŭdu ĝin. La publiko povis ekkoni novajn lingvojn kaj malfermi sian horizonton. „La limoj de miaj lingvoj estas la limoj de mia mondo”, laŭ Wittgenstein. Kompreneble ne eblis lerni novan lingvon, novajn lingvojn, sed simple iom flari ilin. Okazis malferma kunsido, kie la organizantino prezentis la gvidantojn. Ĉiu venis kun frazo en sia lingvo, la sama frazo: ĈIU KULTURO ESTAS VALORA KAJ GRAVA. Jen ĉiuj lingvoj prezentitaj: la japana, itala, franca, kroata, korea, ĉuvaŝa, hungara, romanĉa, rumana, ĉeĥa, ĉiluba, okcitana, malnova egipta, portugala, rusa, ĉina, svahila, tokipona, angla, armena, pola, nepala, kataluna, hispana, frisa, nederlanda kaj Esperanto. Okazis ferma kunsido, analizo, bilanco, kaj ĉiuj partoprenantoj, ĉu gvidantoj ĉu publiko, esprimis sian kontenton. Ni povis ekscii pri la diversaj eventoj pri lingvoj, kiuj povas esti Lingva Festivalo, Lingva Foiro kaj similaj, kaj aŭdi pri iliaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj. Por mi persone, mi devis iom honti, ĉar mi prezentis la lingvon Rumantsch Grischun, la kvaran svisan lingvon post la germana, franca kaj itala. Tamen mi ne parolas ĝin, krom allegra, bun di, pach (bonan tagon en du malsamaj idiomoj, paco). Tiun lingvon mi volis IPR 18/312
— página 13 del PDF —
prezenti, ĉar oni kreis ĝin en 1985 el tri el la ses romanĉaj idiomoj. Do planlingvo iom kiel Esperanto. Kun similaj kaj malsimilaj aspektoj. Vidu la kovrilpaĝon de tiu ĉi numero de IPR, tie vi vidas Jérémie SABIYUMVA el Burundo. Li prezentis sian lingvon, la kirundan, kaj la komunan lingvon de orienta Afriko, la svahilan lingvon.
Niaj novaj estraranoj Karine ARAKELJAN Naskiĝdato: 5.07.1954; Naskiĝloko: Armenio Klereco: Supera – ekonomiko kaj financoj, teknika (inĝeniero), lingva (angla), muzika (piano) Scienca grado: Magistro pri komerca administrado (Amerika Universitato de Armenio) Profesio: Komerca konsilanto, tradukistino, lingva instruistino, pianistino Membreco: Asocio de Armenaj Esperantistoj, UEA, IRE Lingvoscio: Esperanto, la armena, rusa, angla Publikaĵoj: Multaj artikoloj kaj tradukoj aperintaj en diversaj lokaj kaj internaciaj revuoj kaj Esperanto-eldonaĵoj. La Esperanto-armena-rusa kaj armena-Esperanto-rusa vortaroj, preparado kaj eldono de la armena versio de la lernolibro de Stano Marček Esperanto per Rekta Metodo. Partopreno en preparado de vortaroj, lernolibroj kaj alia speciala literaturo (ekonomiko, financoj, negoco ktp) kiel tradukisto kaj redaktisto. Mallonga vivrakonto Mi laboras en kontkontrola (audit) firmao Baker Tilly Armenia, kie mi estras la fakon de revizora metodologio. Mi faris multajn tradukajn kaj redaktajn laborojn por diversaj internaciaj organizaĵoj kiel USAID, Sibley International, Monda Banko ktp. Mi ĉiam havis fortan intereson pri lingvoj kaj interlingvistiko kaj en juneco memstare lernis kelkajn fremdajn lingvojn krom jam bone povoscii la rusan kaj la anglan. Esperantujon mi eniris en 1980 kaj komencis aktivan agadon direktitan al antauenigo de la Esperanto-movado en Armenio. Mi estris la instrumetodikan sekcion de la Armenia Esperanto-Asocio, ekzamenan komisionon de la Asocio, kaj la Centran Esperanto-Klubon dum IPR 18/313
— página 14 del PDF —
pli ol dudek jaroj. En 2006 mi fondis la Armenan Kultur-Klerigan Centron „Espero”. Mi partoprenis en Universalaj Kongresoj en Belgio (1982), Hungario (1983), Pollando (1987), Litovio (2005), Nederlando (2008), Francio (2015), Koreio (2017); mi partoprenis ankaŭ en diversaj aliaj Esperanto-aranĝoj, konferencoj, kongresoj (Ĉeĥoslovakio, Ĉinio, Irano, Germanio, Italio, Kartvelio ktp.). Dum la kongresoj kaj konferencoj mi faras prelegojn pri la Armena E-movado, Armena kulturo, lingvaj problemoj, Esperanto-edukado kaj instruado, kaj aktive partoprenas en la kongresaj artaj programoj. Mi iniciatis kaj preparis Esperanto-aranĝojn en Armenio (Internacia Esperanto-renkontiĝo, Internacia Somera Lernejo ktp.), estis loka organizanto de Mezorienta Kunveno en Armenio (2013) kaj de postkunvenaj ekskursoj en Armenio (2017). Mi okupiĝas ankaŭ pri tradukado kaj redaktado (ekzemple, de la revuo „Juna Amiko”). Mi trapasis superan nivelon de KER-ekzameno en aŭgusto 2010 kaj estas en la listo de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro. En 2011-2013 mi estis sekretario de IEK, kaj ekde 2013 – ĝia prezidanto.
JUNG Yuro „Unika” Naskiĝdato: 10.11.1985; Naskiĝloko: Suda Koreio Japana oficiala nomo: SETO Nika Klereco: Komputila scienco de inĝenierado (programado, retumado, artefarita inteligento, konstruado de retpaĝoj), Kulturaj aktivaĵoj, negoco (administrado, financo, merkato, analizado), Lingvoj (angla, japana, korea, esperantologia, lingvistika), Muziko (fortepiano, drumo) Scienca grado: Magistro pri administrado kaj komerco (MBA) – Aoyama Gakuin-Universitato, Japanio, 2019 Profesio: Komercisto, negoca konsilanto, tradukistino, lingva instruistino, dezajnisto Membreco: Japana Esperanto-Instituto, Korea Esperanto-Junularo, esperantista muzikbando K-ON, UEA, ILEI, TEJO, IKEF Lingvoscio: Esperanto, korea, japana, angla, hispana, itala, malajaindonezia, sanskrita, gota IPR 18/314
— página 15 del PDF —
Mallonga vivrakonto Mi nun studas administradon kaj komercadon en Aoyama GakuinUniversitato en Japanio, kaj samtempe mi studas interlingvistikon kaj Esperantologion en Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando. Samtempe mi laboras kiel estrino de mia propra entrepreneto, kiu havas esperantistan celon. Mi naskiĝis en Esperantujo en la jaro 2007, en mia universitato „HankukUniversitato de Fremdaj Studoj”, Koreio, kie okazis la 102-a Universala Kongreso de Esperanto, en 2017. Kvankam mi studis en universitato de fremdaj studoj, mia fako estis komputila scienco de inĝenierado. Ĉefe mi studis programadon kaj persone ŝatis faradi retpaĝon kiel kromlaboron. Bonŝance mi havis spertojn kiel vicprezidantino de Korea EsperantoJunularo kaj prezidantino de Esperanta klubo de mia universitato „Kolombo”. Dum kelkaj jaroj, mi ĉefe partoprenis kaj aktivis en la junulara movado en Azio. Komencaj spertoj estis daŭre partopreni en Komuna Seminario inter junuloj de Koreio, Japanio, Ĉinio kaj Vjetnamio (KS), dum pli-malpli 6 jaroj. Unu el la spertoj de KS donis al mi grandan oportunon por iĝi ĉeforganizanto de KS, kaj ĝi okazis samtempe kun la 1-a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio en 2011. Post mia diplomiĝo ĉe universitato, mi translokiĝis al Japanio por labori ekde la jaro 2012. Mi eklaboris en transporta firmao en Japanio. Dum mia laboro, mi lernis diversajn aferojn pri komerco, kvankam mia fako tute ne rilatas al ĝi. La sperto en mia laborejo vere multe helpis solvi mian scivolemon pri kelkaj problemoj de la junulara Esperanto-movado en Azio. Mi havis hipotezon pri ĝi ĉefe rilate kun Azio, kaj ekhavis deziron studi pri komercaj kaj administraj aferoj. Mi daŭre solvemis „Kiel restigi junulojn en Esperantujo?” Ĝi estis mia ĉefa temo el diversaj taskoj. Mi komencis studon en Aoyama Gakuin-Universitato, kaj dum la studado mi legis anoncon pri interlingvistika studo en Poznano. Mi sentis bezonon studi pli profunde Esperanton kaj komencis tion en septembro 2017. Pere de interlingvistika studado en Poznano, mi deziras studi „Kiel plibonigi instruadon por komencantoj de Esperanto laŭ interlingvistika vidpunkto”. Kaj sendube interlingvistika studo de Poznano nutros min por sekvanta aktivado en Esperantujo.
IPR 18/315
— página 16 del PDF —
ILEI dum la UK en Lisbono de Mireille GROSJEAN (Svislando) Por ILEI, UK estas tre grava evento. ILEI povas aperi diversmaniere kaj prezenti siajn strukturon kaj agadojn. Ni konsideru tiujn aperojn de ILEI dum UK laŭ kronologia skemo. Movada Foiro. Tie ILEI havas budon kaj povas prezenti sin. Kelkaj numeroj de IPR kaj de Juna Amiko (JA) estas tie, tamen rapide malaperas okaze de disdonado. Solena malfermo. Estas kutimo, ke la prezidanto de ILEI sidas sur la podio kun la tuta estraro de UEA, apud la prezidantoj de TEJO kaj de la Akademio. Plie la prezidanto de ILEI havas kelkajn minutojn por paroli al la tuta kongresanaro. Tion mi faris en Lisbono. Mi uzis tiun momenton por alvoki al tradukonto de kantato pri Homaj Rajtoj por la 70-jariĝo de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj. La komponistino Colette Mourey arde atendas esperantlingvan tekston por sia muziko. La kantato aŭdiĝos ĉe UNESKO. Kvar personoj poste kontaktis min, ŝajnas ke la afero survojas. Budo en la enirhalo. Estas kutimo, ke ILEI ricevas senpage tablon en la granda akceptejo. Tie oni trovas informilojn pri ILEI kaj ekzemplerojn de niaj du revuoj. La blua flago de ILEI ornamas la tablon kaj altiras interesatojn. Subskribo de Interkonsento pri kunlaboro fare de la prezidanto de la Universitato kaj EsperantoMuzeo de Zaozhuang, provinco Ŝandong, Ĉinio, la prezidanto de UEA Mark Fettes kaj la prezidanto de ILEI Mireille Grosjean. Tiu solena evento okazis fine de la dimanĉo en granda salono [vd. la apudan foton]. Tago de la Lernado. Ĝi okazas marde matene, de la 9-a horo ĝis la 15-a horo. Sinsekvo de prelegoj altiras publikon. Kutimo estas, ke la unua prelego estas prezento de la instrusistemo de la gastiganta lando. Tio okazis en Lisbono per prezento farata de Profesoro Joao José Santos. Poste ni povis IPR 18/316
— página 17 del PDF —
aŭskulti prelegojn de Duncan Charters, Renée Triolle, István Ertl, Barbara Pietrzak, Marija Belošević, Julián Hernández Angulo, Zsófia Kóródy, Mónika Molnár kaj Keyhan Sayadpour. La gvidadon havis Profesoro Duncan Charters, kiu kutimas subteni la Ligon per tia ne ĉiam facila tasko. La Premio Mauro La Torre estis en 2018 aljuĝita al D-rino Alessandra Madella el Italio, laboranta en Kunming, Ĉinio. La transdono de la Premio okazis tutkomence de la Tago de la Lernado (vd. la internan kovrilpaĝon). Komitato de UEA. Kiel aliĝinta organizo ILEI rajtas havi unu komitatanon A en la Komitato de UEA. Mi deĵoras jam ekde 2013 tie kaj reprezentas la Ligon dum UK-oj. Programero pri ILEI. Dum la semajno aperas 90-minuta kunsido pri ILEI. Mi gvidis ĝin kaj povis prezenti al la publiko la du novajn estraranojn de ILEI: Karine Arakeljan kaj Unika. Do ni triope sidis sur la podio. Mi prezentis en resumo la agadojn de ILEI laŭ tri ĉapitroj: la ĉiutaga mastrumado de la Ligo, la projektoj, kiuj survojas, kaj fine la projektoj ankoraŭ ne komencitaj. Tiu strategio alportis fruktojn: du personoj venis al mi por anonci pretecon kunlabori en iu preciza kampo. Nia UK-a anĝelo estis Marija Belošević. Ŝi helpis al mi prepari la Tagon de la Lernado, tiel bone, ke la estraro de ILEI nomumis ŝin Komisiito por la apero de ILEI ĉe UK. Post diskuto kun mi pri la temo de la Tago de la Lernado, ŝi esploris pri prelegantoj, starigis la programon, zorgis pri la budo (mi devis alvoki por trovi helpantojn, ĉar ne decas, ke ŝi sidu en la budo dum la tuta Kongreso….), zorgis pri la Movada Foiro. Plie ŝi fotadis multe kaj liveris al la Ligo belegajn dokumentojn. Do la sukceso de la apero de ILEI dum la UK estas ŝia sukceso. Koran dankon, Marija!
NITOBE-simpozio post la UK: grava evento por ILEI de Mireille GROSJEAN (Svislando) Tuj post la fino de la UK, sabaton, la 4-an de aŭgusto, komenciĝis en alia loko de Lisbono NITOBE-simpozio. Temas pri la sepa tia universitatnivela evento. Vidu foton kun la listo de jaroj kaj lokoj. La organizanto estis Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Tiu simpozio havas la nomon de NITOBE Inazo (1862-1933), ĉar tiu klera japano, vic-ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, provis klarigi al okcidentanoj la pensmanieron de orientanoj, verkante ekzemple la faman IPR 18/317
— página 18 del PDF —
libron „Bushido”. Li estas tre konata kaj ŝatata en Japanio, tamen vivis ĉefe en Ĝenevo, ĉar tiu urbo estis la sidejo de la Ligo de Nacioj inter 1920 kaj 1939. Nitobe esploris por la Ligo de Nacioj pri Esperanto, partoprenis en unu Universala Kongreso kaj verkis raporton pri la uzo de Esperanto. Li estis favora al nia Movado. https://eo.wikipedia.org/wiki/Nitobe\_Inazo https://eo.wikipedia.org/wiki/Nitobe-simpozio Pri Nitobe en la dulingva blogo de Mireille Grosjean https://mirejo.blogspot.com/2009/02/nitobe-inazo.html En la ĵus finiĝinta Nitobe-simpozio partoprenis inter aliaj (sen titolo por ne ofendi iun ajn) Sabine Fiedler, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Duncan Charters [surfote videblas parto de lia prezentado], Dennis Keefe, Peter Balaž, Grant Goodall, Michele Gazzola, Jorge Antonio Leoni de Leon, Christer Kiselman, Maria Majerczak, Brian Moon, Orlando Raola, kaj forta skipo da brilaj hispanoj; inter ili ni citu Javier Alcalde, la ĉeforganizanton, Juan Diego Diaz Bautista, Vicente Manzano Arrondo, Roberto Garvia. Giridhar Rao kontribuis alportante azian venton kaj senton. Partoprenis plie diplomatoj aŭ eks-diplomatoj, ili estas Sean O’Riain, Jozefo Reinvart kaj Ulrich Brandenburg. Neesperantistino esprimis sin en la angla: Zorana Sokolovska, kiu esploras en Friburgo, Svislando, pri la uzo de Esperanto. La gvidadon havis Humphrey Tonkin. La temo estis la instruado, la uzo, la apero de Esperanto en universitatoj. Unue estis klare difinite, ke povas okazi en universitato simpla lingvokurso, kaj en aliaj establoj okazas kurso pri lingvistiko aŭ interlingvistiko, kiu traktas la fenomenon Esperanto. La grupo povis aŭskulti la rezulton de la vasta enketo farita por ESF de Juan Diego Diaz Bautista helpata de Vicente Manzano Arrondo. Kompreneble aŭdiĝis analizoj pri la historio kaj pozicio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, Pollando, gvidataj de Ilona Koutny (vidu artikolon de Ilona Koutny en IPR 2017 4 paĝoj 11 – 15) kaj de la
IPR 18/318
— página 19 del PDF —
Katedro pri interlingvistiko kaj Esperanto en Amsterdamo, Nederlando, kie nuntempe instruas Federico Gobbo. Kompreneble aŭdiĝis la problemo de kolektado de faktoj cele al starigo de validaj kaj uzeblaj statistikoj, post la fino de la kolektado de donitaĵoj faritaj dum multaj jaroj de Germain Pirlot en Belgio. Nuntempe ĉiu kursgvidanto estas petata registri sian kurson, sendepende de la tipo, en la retejo www.edukado.net. Tiu retejo, prizorgata de Katalin Kováts, utilas kiel referenco por tiaj donitaĵoj. Tio signifas, ke ILEI ne faras paralelan kolekton. La partoprenantoj skizis la bezonon, ke Esperanto aperu ankaŭ en aliaj fakoj, kiel socio-lingvistiko aŭ sociaj sciencoj ĝenerale. Bonan ekzemplon donis Vicente Manzano Arrondo, kiu instruas psikologion en la universitato de Sevilo, Hispanio. Li prenis nian lingvon kiel studobjekton por instrui pri esplorado de ne konata temo, starigis diversajn demandojn kaj defiojn al siaj gestudentoj, kiuj devis enketi pri la reago de la publiko al Esperanto kaj al uzado de diversaj aliaj lingvoj kaj science analizi la rezulton de tiaj esploroj. La universitata mondo, la universitata sistemo, estas grava temo, kiam kunvenas universitataj profesoroj. Kiel eskapi el la tutmonda „kokakolanizado”, el invado de la angla lingvo, kiun sekvas la fama postulo verki siajn artikolojn en la angla lingvo? Por konstrui sian karieron, iu profesoro iel iom „devas” sekvi tiun vojon. Sugesto aŭdiĝis, ke endus publikigi artikolojn en du lingvoj, ne nur en la angla. Pri tiu rezisto Vincente Manzano Arrondo publikigis artikolon en IPR 2017/4, paĝoj 23-25. ILEI en siaj diversaj laborkomisionoj havas Komisionon pri Universitata Agado. En ĝi membras Duncan Charters (gvid.), Ivan Colling, Renato Corsetti, Kimura Goro, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat, GONG Xiaofeng „Arko”. Nuntempe mankas motoro en tiu Komisiono, tamen povus esti, ke la Nitobe-simpozio efikos kiel vekhorloĝo aŭ tertremo por tiu Komisiono. Povus esti, ke plia persono membriĝu, eĉ pliaj personoj. Plano aperis, ke iu aŭtoro aŭ grupo verku manlibron pri interlingvistiko. Tia manlibro povus faciligi la enkondukon de tia fako en aliajn universitatojn. La kurso de Vera Barandovska-Frank povus esti bazo de tia bezonata verko. Evidente ILEI akceptos kun plezuro novajn membrojn, ili povus esti universitataj profesoroj. ILEI enkondukis jam de pluraj numeroj de IPR la kutimon, ke aperu kiel ĉefartikolo teksto en universitata maniero, tio estas kun prezento de la aŭtoro, resumo, teksto kaj bibliografio. Tiel tiaj valoraj kontribuoj povas aperi valide en bibliografioj. IPR 18/319
— página 20 del PDF —
ILEI klopodas, okaze de siaj kongresoj, organizi simpozion en kunlaboro kun la universtitato de la gastiganta urbo. Tia evento brile sukcesis en Kopenhago, Danlando, en 2011 kaj poste en diversaj kongresoj inkluzive en Madrido, UNED, en 2018. La ILEI-simpozio en 2017 ne okazis en la kongresa urbo Pusano, sed en Seŭlo, Koreio, kadre de UK, en la HankukUniversitato por Fremdaj Studoj HUFS.
6-jaraj instruistoj La freneza ideo de svisino kaptas la atenton en Parizo. (laŭ artikolo aperinta en „Arc Info”, franclingva svisa gazeto, la 27-an de aprilo 2018) La instruistoj estas 5- ĝis 7-jaraj. La lernantoj estas 3- ĝis 7-jaraj. Iu filmas la instruistojn, kiuj en sia denaska lingvo prezentas bestojn, ludojn, objektojn, per simplaj frazoj. Do la lernantoj vidas kaj aŭdas samaĝulojn. La filmetoj daŭras maksimume 10 minutojn. „La lernantoj lernas 500 vortojn kaj esprimojn ene de 18 monatoj” asertas la kreinto Nathalie Lesselin. Ŝia projekto, kies japandevena nomo estas „kokoro lingua” (kokoro signifas koro), estis elektita por partopreni en la konkurso Lépine en Parizo okaze de la pariza foiro. Ŝi mem miras pri sia sukceso. Nuntempe la filmoj prezentas la anglan lingvon, sed ŝi planas iri al aliaj lingvoj. Diversaj privataj lernejoj en Svislando uzas tiun metodon kun pozitivaj spertoj. Komento de Mireille Grosjean La lernantoj vidas kaj aŭdas samaĝulojn. Tie kuŝas la sukceso de tia metodo. Mallongaj filmetoj gajaj kaj amuzaj altiras la atenton de la infanoj kaj io restas de la parolata lingvo. Do okazas akiro de kelkaj vortoj kaj nocioj. Kion ni povus ĉerpi el tia prezento? Certe en familioj kun Esperanto-parolantaj infanoj estus facila afero produkti filmetojn. Facila enhavo, natura parolado, sen ia pozado aŭ postuloj. „Jen mia pupo. Ĝi estas granda kaj bela. Mi ŝatas ĝin. Mi promenadas kun ĝi…” „Tio estas kulero. Tio estas forko. Tio estas telero. Tio estas glaso. Tio estas taso….” La daŭro de la filmetoj povus esti eĉ pli mallonga; triminutaj filmetoj tute bone taŭgas. Tiuj filmetoj estus bona ilo por geavoj, kiuj volus aŭdigi Esperanton al siaj genepoj. Kompreneble jam ekzistas multaj filmoj ĉe Youtube kun rakontetoj en Esperanto. Estus pozitiva aldono al ili. IPR 18/320
— página 21 del PDF —
„Mi pequeña gramática de Esperanto” de Peter Weide recenzo de Vicente MANZANO-ARRONDO (Viko) Nur 30 paĝoj! Mirinde! Weide sukcesas aranĝi en eta spaco egan enhavon. Kompreneble, oni ne rajtas esperi, ke tia gramatika manlibreto havu sufiĉan amason da ekzemploj kaj ĉiutagaj situacioj por plene posedi la lingvon. Tion eĉ ne atingas la fama PMEGo, kiu estas konata de preskaŭ ĉiuj, kelkfoje malfermita de multaj, parte studata de pluraj, kaj tralegita de preskaŭ neniu. La Weidea libreto temas pri aranĝita promeno sur la lingva Esperanta vojo tra ĝiaj eroj: kiuj ili estas (substantivo, verbo ktp.), kiel ili miksiĝas por realigi frazojn (afiksoj, akuzativo ktp), kio okazas pri kelkaj flankoj el la lingvo (tabelvortoj, komparadoj ktp.), kaj kiel scii pli (datoj, utilaj retpaĝoj). Ĉiumomente, la aŭtoro klopodas sekvi la saman logikon por ĉiu lingva elemento: nomo, rolo, klarigoj, ekzemploj. Vi havas en tiu paĝaro bonan ilon por apogi la lernadon de viaj komencantoj pere de rimedo, kiu povas roli kiel manlibreto por esti konsultita laŭbezone. Ne esperu luksan eldonon sed utilan. Kohere, ne esperu multekostan decidon. La kajero kostas 3,50 € plus sendokostoj, ĝi estas mendebla ĉe peter.weide@mail.dk. Tamen vi povas mendi mil ekzemplerojn por via sukcesa kurso kaj atingi bonan rabaton. Pliajn informojn vi trovos sur la retpaĝo http://esperantogramatiko.saluton.dk/esperanto-gramatiko-superrigardo/espanol. Noto de la redaktoro: Tiu ĉi libreto ekzistas nun en dana, germana, angla, franca, itala kaj hispana versioj. Legu komentojn ĉe http://esperantogramatiko.saluton.dk/esperanto-gramatiko-superrigardo/Esperantogramatiko%20informoj/.
El la landoj kaj sekcioj… Hispanio Faka kunveno okaze de la Kongresoj de HEF kaj ILEI Sur la komuna programo de la Kongresoj aperis en sabato la 21-a de julio je 18:30: Kunveno de la hispana ILEI-sekcio. Konsekvence mi iris al tiu kunveno. Ni diskutis kvarope pri la situacio en Hispanio, kiu ne estas tute IPR 18/321
— página 22 del PDF —
kutima. Kial? Ĉar en 1999 estis kreita Kataluna ILEI-sekcio, kaj en 2014 estis kreita Hispana ILEI-sekcio. La sekciestro de Kataluna ILEI-sekcio, Ruben Fernandez Asensio, partoprenis en la Kongreso kaj la kunveno. Ankaŭ partoprenis Felix Lobo, kiel membro de ILEI kaj de HEF, Hispana Esperanto-Federacio, kiu bone konas la evoluon de HEF kaj la ekesto de la Hispana sekcio de ILEI.
La sekciestro de la Hispana ILEI-sekcio, Prof-ro Eduardo Berdor, sendis reprezentanton, temis pri Prof-ro Carlos Spinola. Tia situacio, la ekzisto de tiuj du sekcioj, eblas, ĉar en la statuto de ILEI oni legas, ke sekcio ekzistas sur difinita teritorio. Ne aperas la vorto lando aŭ ŝtato. Pro tio la katalunoj povis unue ekpaŝi kaj aliĝi al ILEI en teritorio, kie neniu strukturo aŭ sekcio de ILEI ekzistis. En Katalunio membroj de HEF povas aliĝi aŭ al la Kataluna sekcio aŭ al la Hispana sekcio de ILEI. La diskuto okazis malfermite kaj amike. La kunvenantoj priskribis la situacion, la instruadon de Eo en Hispanio, prezentis la historian evoluon de tiu en Barcelono, Madrido kaj en aliaj regionoj de la iberia duoninsulo. Planoj, bezonoj, ebloj estis menciitaj. Fruktodona ideointerŝanĝo. Raportas Mireille GROSJEAN IPR 18/322
— página 23 del PDF —
Hungario Enikő SEREGHYNÉ ZENGŐ (1955 – 2018) La 5-an de majo 2018 forpasis Enikő SEREGHYNÉ ZENGŐ, estrarano de ILEIHU, iama estrarano de ILEI. Enikő estas instruistino pri Esperanto kaj la germana lingvo. Ŝi ekkonis la lingvon en la jaro 1979. Ŝi partoprenis tiam en diversaj kursoj en Hungario kaj en eksterlando, parte laŭ la Ĉe-metodo. Tiam ŝi laboris en infanĝardenoj kaj konatigis la 3-6-jaraĝajn infanojn kun Esperanto kaj kun la germana lingvo, parte por eltrovi kiel tio eblas. En 1980 Enikő trapasis superan ekzamenon pri Esperanto kaj poste komencis siajn studojn en la fako Interlingvistiko kaj Esperantologio en la universitato de Budapeŝto, kie ŝi diplomiĝis en 1989. En la jaro 2003 la dekanino de la Universitato de Debrecen invitis ŝin por ekzameni pri Esperanto. Enikő finis pluperfektigan kurson por ekzamenantoj en Budapeŝto kaj ricevis permeson ekzameni en la Ŝtata Fremdlingva Ekzamena komisiono (ITK). Ekde tiam ŝi havis rajton ekzameni kaj en la unulingva kaj en la dulingva ekzamenoj. Ŝi instruis Esperanton en du lingvolernejoj de la urbo Nyíregyháza, en la Pedagogia Altlernejo „Comenio” en urbo Sárospatak, en la Universitato de urbo Nyíregyháza kaj ankaŭ eksterlande. Ekde la jaro 2008 Enikő estis membro de la estraro de la Hungaria EsperantoAsocio, kie ŝi estis i.a. la respondeculo pri instruado. Ŝi estis membro de ILEI-HU ekde 2004, estrarano de ILEI-HU ekde 2008, kaj inter 2012 kaj 2015 ankaŭ estrarano de ILEI. Kiel estraranino de ILEI-HU, ŝi multe helpis en la organizado de la Pedagogiaj Tagoj por instruistoj pri Esperanto. En la jaro 2014, laŭ la peto de la dekanino en la Komunikada Centro de la faklingvoj kaj fremdlingvoj en la Altlernejo de Nyíregyháza, ŝi ellaboris projekton por la instruado de Esperanto laŭ la KER-ekzamensistemo, en niveloj B1-B2-C1. Laŭ tiu programo oni instruis Esperanton en la Altlernejo ekde la jaro 2015. Ŝi partoprenis en pluraj UKoj kaj ILEI-Konferencoj kaj helpis la organizadon de diversaj eventoj, ekzemple tiun de IJL (Internacia Junulara Lingvotendaro), en la jaro 2013 ŝi mem organizis la tendaron en la urbo Nyíregyháza. IPR 18/323
— página 24 del PDF —
En la jaro 2016 ILEI-HU ricevis la rajton organizi la 49-an Konferencon de ILEI en Nyíregyháza. La sukcesa kandidatiĝo kaj la organizado ŝuldiĝas ĉefe al la iniciatemo kaj energia laboro de Enikő. Ŝi estis la gvidanto de la LKK, kaj dum tiuj du jaroj de la organiza periodo ŝi estis ankaŭ la sekciestro de ILEI-HU. Ŝi informis min pri sia malsano fine de 2016, sed ni esperis, ke ŝi venkos ĝin. Ŝi neniam plendis. La lastan fojon ŝi kontaktis min unu semajnon antaŭ la morto, dezirante al mi feliĉan naskiĝtagon. Eĉ tiam Enikő ne plendis, kvankam ŝi havis grandajn dolorojn. Nun ne plu. Oni adiaŭis ŝin la 17-an de majo 2018 en la urbo Balsa. Kara Enikő, ripozu en paco! Jozefo NÉMETH Csilla BERÉNYI (1976 – 2018) La 2-an de junio 2018 forpasis Csilla BERÉNYI, hungara membro de ILEI. En 1996 Csilla eklernis la germanan kaj poste Esperanton en la filologia fakultato de la Universitato ELTE en Budapeŝto, ŝi diplomiĝis kiel instruisto pri Esperanto kaj la germana lingvo. La diplomlaboraĵon ŝi verkis pri la komparo de Esperanto-kursoj, en kiu laboro ŝin helpis la gvidanto de LINGVO-Studio, László Szilvási. Ŝi instruis la germanan kaj Esperanton al mezlernejanoj kaj plenkreskuloj ekde 2001 en Budapeŝto (post sia transloĝiĝo al urbo Pécs, ankaŭ tie). Ŝi laboris en la distrikto Csepel, poste en diversaj lingvolernejoj (ekz. Ring, Danubius). Csilla instruis la germanan en ELTE inter 2010 kaj 2011 kaj Esperanton en Nemzetközi Oktatási Központ (Internacia Instrua Centro). Ŝi instruis Esperanton ĉefe al junuloj kaj mezaĝuloj en la lingvolernejo LINGVO-Studio de la Budapeŝta EsperantoCentro ĝis la jaro 2017. Multaj centoj da studentoj ŝuldas al ŝi sian Esperantan lingvoekzamenon. Ŝi estis unu el la plej bonaj instruistoj en la lando… Krom la instruado, ŝi estis spertulo pri pedagogiaj temoj kaj helpis elprovi la novajn pedagogiajn ilojn. Ekde la jaro 2004 ŝi estis ekzamenanto pri Esperanto en la ekzamencentro Origo. Ekde sia universitata studado ŝi partoprenis en la junulara movado kaj en la laboro de la teamo de Kultura Esperanto-Asocio kaj estis membro de ILEIHU. En sia libertempo ŝi dancis en kursoj kaj ŝi eĉ entreprenis prezentadojn IPR 18/324
— página 25 del PDF —
kun sia salso-grupo en la Esperanto-baloj en Budapeŝto (ĝis la unua apero de la malsano en 2013). En 2016 ŝi ne nur partoprenis en la Konferenco de ILEI en Nyíregyháza, sed instruis Esperanton al la konferencanoj. Ŝi preskaŭ ĉiam ĉeestis la Pedagogiajn Tagojn de ILEI-HU en Budapeŝto, ankaŭ la lastan en oktobro 2017, sed eĉ en aprilo 2018, grave malsana ŝi partoprenis konferencon de Faka Asocio de Lingvolernejoj (NYESZE). Pri sia malsano ŝi parolis al mi la unuan fojon en Nyíregyháza, kaj ankaŭ poste tra la reto. Sed ŝi forte luktis kaj esperis, ke ŝi resaniĝos. Kiam nia kolegino Enikő Sereghyné Zengő forpasis, Csilla kontaktis min el la hospitalo kaj skribis: „Ankaŭ min malĝojigis la forpaso de Enikő, laŭ miaj kuracistoj povas esti, ke baldaŭ mi povos ĝui ŝian ĉeeston inter la anĝeloj…”. Poste ni kune klopodis kolekti la biografiajn informojn – eluzante la periodojn, kiam ŝi fartis pli bone – por la kazo, se la malsano venkos. La adiaŭa ceremonio okazis la 4-an de julio en Budapeŝto. Kara Csilla, la malsano venkis, sed la vera heroo estas vi, ni ne forgesos vin. Jozefo NÉMETH
Italio Titoldono de urba placo al la iamaj membroj de ILEI Mario kaj Catina Dazzini de Massa (Italio) En la ĉeesto de pli ol 70 personoj, la Komunumo de Massa oficiale titolis placon en la urba centro Mario e Catina Dazzini, esperantisti’. Nome de la Urbo salutis la skabeno Silvana Sdoga, kaj ĉeestis Stefano Neri reprezente de la Urbo Forte dei Marmi. Kantis la italan himnon dulingve la infanoj de klaso de la elementa lernejo Vallerga, kie E-on instruas Gabriella Lottini. Miaj salutvortoj dum la ceremonio: „Bonan tagon al ĉiuj! Mi estis invitita al ĉi tiu ceremonio honore al la fratoj Mario kaj Catina Dazzini kaj mi akceptis la inviton volonte. Ĉi tiuj du IPR 18/325
— página 26 del PDF —
grandaj instruistoj ĉiam estis prezentataj al ni kiel ekzemploj de devontigo al junuloj kaj al ilia plenumo en la profesia vivo. Kiel rakontas la artikoloj aperintaj en la revuo l’Esperanto de Itala Esperanto-Federacio, la jaroj tuj post la fino de la terura dua mondmilito estis facilaj por neniu ajn. Oni devis reorganizi la laborpostenojn de multaj civitanoj de Massa kaj en tio profesoro Dazzini estis helpata de sia granda karismo: li kapablis paroli al junuloj, li sciis kuraĝigi la kunvenojn kaj festenojn per sia muziko ĉe la fortepiano (li estis pianisto), li sukcesis enscenigi prezentadojn kaj teatrajn vesperojn, en kiuj ĉiuj civitanoj partoprenis. Sed li ne nur faris ĉion ĉi: li ankaŭ sciis rakonti ĝin. Por Mario Dazzini estis grave informi ĉiujn pri la laboro farita. Ni ankoraŭ devas lerni tion fari. Fratino Catina emis esti en la ombro de sia frato kaj li havis tre bonan helpon de ŝi. Kiel Mario, kiu renkontis la svisan esperantiston Attinger en novembro 1931 en la Universitato de Florenco, ankaŭ Catina lernis Esperanton kiam ŝi estis tre juna. Ambaŭ estis konvinkitaj pri la eduka valoro de ĉi tiu lingvo kaj laboris favore al ĝia progreso en la socio. Por helpi instruistojn en la vasta mondo, ili membriĝis en ILEI – la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj, kiu ekzistadas kaj aktivas favore de la kolegoj. ILEI ĉeestas en la tuta mondo kun 40 naciaj sekcioj, kun reprezentantoj en 13 aliaj landoj kaj kontaktopersonoj en 17 ŝtatoj. ILEI formas transnacian profesian platformon por instruistoj, kiuj parolas Esperanton. Ĝi ankaŭ celas antaŭenigi la instruadon de la lingvo Esperanto kaj en lernejoj kaj pere de la reto, trejni instruistojn, prepari ekzamenojn, publikigi modernajn lernolibrojn kaj kunvenigi kaj organizi instruistojn de Esperanto kaj iliajn studentojn. La Ligo publikigas du revuojn: ĝia oficiala organo estas Internacia Pegagogia Revuo por instruistoj kun 4 numeroj jare. La alia revuo nomiĝas „Juna Amiko” kun 4 numeroj jare por la lernantoj de la lingvo. ILEI havas sciencan komitaton, al kiu kunlaboras universitataj profesoroj de Hartford kaj Principiaa Kolegio (Usono), Barat (Hindujo), Litovio, Pollando, Italio, Nov-Zelando, Rusujo, Serbio kaj Hungario. Ĉiun jaron, ILEI organizas konferencon, kiu inkluzivas profesiajn, praktikajn kaj sociajn aspektojn. La listo de ĵusaj konferencoj atestas la kreskantan internaciecon de la Ligo: 2006 Parma (Italio), 2007 Ranzan (Japanio), 2008 Porto Novo (Benino), 2009 Kraków (Pollando), 2010 Matanza (Kubo), 2011 Kopenhago (Danio), 2012 Kunming (Ĉinio), 2013 Herzberg (Germanio), 2014 Montevideo (Urugvajo), 2015 Oostende (Belgio), 2016 Nyíregyháza (Hungario), 2017 Busano (Koreio), 2018 Madrido (Hispanio). IPR 18/326
— página 27 del PDF —
La programoj de ILEI ebligas al infanoj el malsamaj landoj malkovri la kulturojn unu de la alia danke al komuna lingvo: plurdekoj da tiaj projektoj estis realigitaj kadre de la eŭropaj programoj Comenius kaj Grundtvig. Ankaŭ la Instrua Komisiono de Itala Esperanto-Federacio proponas al niaj lernejoj projektojn nomatajn „Unu horo pri Esperanto por infanĝardenoj kaj antaŭlernejaj infanoj” kaj „Unu leciono pri Esperanto por lernejoj”. La celo de ĉi tiuj proponoj estas fakte, ke al ĉiuj infanoj devus esti proponita la eblo ekscii, ke ekzistas rapide lernebla lingvo, kiu povas esti uzata tuj kaj kiu ebligas al ni komuniki kaj amikiĝi kun homoj tra la tuta mondo. Mi havis la bonŝancon persone konatiĝi kun profesorino Catina Dazzini. Mi memoras ŝian grandan humanecon kaj ŝian dolĉan rideton, sed ankaŭ ŝian fortan volon neniam preterlasi la celon de la multaj kaj kelkfoje lacigaj vojaĝoj: komunikado kaj amikeco kun homoj de aliaj landoj kun malsamaj lingvoj kaj kulturoj. Kiel reprezentanto de la itala sekcio de ILEI, mi deziras ĉi tie esprimi mian profundan dankemon al Catina kaj Mario Dazzini, kiuj, per la membriĝo al ILEI, preparis por ni la vojeton, sur kiu ni povas daŭrigi nian iradon al pli envivebla mondo.” Luigia OBERRAUCH MADELLA
Nederlando Rob Moerbeek, honora membro de UEA, ricevis nederlandan reĝan Ordenon de Oranje-Nassau. La urbestro de la urbo en kiu Rob Moerbeek loĝas, Beverwijk, speciale venis al Roterdamo por enmanigi la ordenon kaj gratuli la samurbanon dum la Malferma Tago de UEA, la 28-an de aprilo 2018 (vidu videon: https://www.youtube.com/watch?v=2viNCD2snwg). Rob Moerbeek fariĝis kavaliro de la ordeno pro siaj grandegaj meritoj por la Esperanto-movado en Nederlando kaj tutmonde, kaj ankaŭ pro sia daŭra sindediĉa agado favore al handikapitoj, precipe blinduloj kaj malfortevidantoj. Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA (N-ro 733)
Esperanto au Bac: agadraporto pri franca eksperimento Kiel jam informite pere de la revuo ESPERANTO de oktobro 2017, „Nova situacio nun ekzistas en Francio: la edukministerio permesas al direktoroj de lernejoj lanĉi Esperanto-instruadon”. Fakte, sekve al nacia petskribo lanĉita en 2011 kaj al tri renkontiĝoj kun la franca ministerio pri edukado, dediĉita komisiono de Esperanto-Francio sukcesis persvadi la ministerion provi eksperimenti instruadon de nia komuna lingvo ekde la lernojaro 20172018. IPR 18/327
— página 28 del PDF —
Tial, en la ricevita letero (12-a de Aprilo 2017), post nia tria kunveno, ni estis i.a. sciigitaj ke: „tia instruado povos okazi nur, kie estraro konsentos.” „la ministerio pripensos disvastigi tian instruadon en la francan edukado-sistemon, kondiĉe ke ĝi arigos sufiĉajn lernantojn kaj instruistojn”. „havi la nivelon C1, ne certigas esti pedagogie kaj didaktite kompetenta pri instruado de vivantaj lingvoj.” Ankaŭ gravas scii, ke dum nia dua kunveno la ministerio atentigis nin, ke „ĝenerale, esence estas konsiderataj la petoj de familioj aŭ instruistoj kaj ke pro tio vi devos venigi tiajn petojn sekve al la estigo de plej eble multe da modelaj instruadoj.” Alivorte, en Francio, tiun eksperimenton ĉefe rajtas sperti nia esperantista instruistaro. Tiele, sekve al pluraj alvokoj de la komisiono de Esperanto-Francio kaj danke al ekspozicioj, inform-kunvenoj aŭ apogoj de lernejestroj, 13 geinstruistoj laborantaj aŭ emeritaj sukcesis enkonduki tiun lernadon en sian bazan lernejon, mezlernejon aŭ liceon. Entute 286 gelernantoj malkovris kaj pli-malpli eklernis Esperanton plej ofte laŭ la nova Metodo11, Mazi, I-Kurso aŭ Lernu. Por tiuj gratulindaj pioniroj, la aventuro pri la ĝeneraligo de la instruado de Esperanto jam ekis. Notinde estas, ke unu el la geinstruistoj kaj ŝiaj 3 kolegoj eklernis Esperanton dum la lasta kvaronjaro 2017-a kaj tuj poste ĝin instruis al 94 lernantoj de sia lernejo. Kie estas volo, tie estas povo! Aldone al la jenaj kelkaj ricevitaj komentoj de la geinstruistoj: „entuziasmaj gelernantoj”, „tre instigitaj”, „kelkfoje ili alvenis frue al la kursoj”, „bonega lernetoso”, „ili deziras plu lerni ĝin”, „ili deziras, ke Esperanto estu en la oficiala programo”, „la gepatroj estas plezurige surprizitaj”, la rezulto de tiu unua eksperimenta jaro estas tre kuraĝiga kaj superis nian atendon. Tamen, post tri aŭ kvar jaroj oni povos timi, ke tiu rezulto estus tro magra en la okuloj de nia ministerio. Konsekvence, gravos senĉese plialtigi la kvantojn da gelernantoj, geinstruistoj kaj lernejoj. Pro tio, ne nur en Francio sed ankaŭ en la mondo ni alvokas ĉiun leganton de la ĉi-tiea artikolo partopreni en la sukceso de tiu eksperimentado, aŭ kiel instruisto, aŭ kiel aktivulo proponante sian helpon al tiuj, kiuj povus instrui Esperanton en lernejoj. IPR 18/328
— página 29 del PDF —
Grava rememorigo al la partoprenantaj kaj la partoprenontaj geinstruistoj: nepre bonvolu registri via(j)n kurso(j)n gvidita(j)n en la koncerna paĝo de Edukado.net: https://edukado.net/kursejo?montrirezulton=1\&dat\[simpla\]=1&dat[tipoj][]=1
Efektive, ĝi ja estas la sola registro de ĉiuj Esperanto-kursoj en la tuta mondo. Ju pli riĉa ĝi estos, des pli ni estos kredindaj. Plie, tio ege allogos lernantojn, lernejestrojn, instruistojn, eblos estigi lernejajn internaciajn interŝanĝojn kaj, kial ne, eĉ ĝemeliĝojn! Nome de la dediĉita komisiono de Esperanto-Francio. Guy CAMY, Maurice JUY, Jesper JACOBSEN
Riparotaj/tradukotaj frazoj de Rob MOERBEEK (Nederlando) 1. Lingvaj studoj mezuras kiomgrade esperanto estas averaĝa lingvo. 2. Rigardante la paletron de lingvoj de la mondo, estas multaj malmulte uzataj lingvoj. 3. En la plimultaj kazoj ĥ estas anstataŭata per k. 4. 49% da lingvoj havas prepozicion kiu servas esprimi sintaksajn rilatojn. 5. Ekzistas hospitalo, sed samrajte ni povas uzi malsanulejon. 6. Zamenhof miselektis (mal)fermi, ĉar ofte ili estas konfuzitaj. 7. En la bona lingvo oni uzas tagordo anstataŭ agendo. 8. Esperanto estas ofte pli abstrakta ol siaj fontolingvoj. 9. Do eĉ se esperanto ne estas averaĝa lingvo, sed havas trajtojn de izola lingvo. 10. Apud predikatoj rolas agantoj kaj agatoj. 11. Laŭlitere la vorto signifas tablogambo. 12. La putraj tomatoj venis flanke de kolonistoj. 13. Se vi eniras politikon, vi aŭtomate venas en la spoton. 14. La kaŝspiono reagis malsame al ĉiuj ceteraj partoprenintoj. 15. Mi tre bedaŭras ke la Akademio ne sekvis Zamenhof kaj sisteme liveris kvin lingvan tradukon. 16. Dum preskaŭ du horoj la partoprenintoj dividiĝis en du diskutgrupoj. 17 Ĉu la supo estas provizata en la kromkuirejo aŭ servata ĉe la tabloj? 18. Per nia marŝo ni puŝis por sekuraj lernejoj trans Barato. 19. Klarigado transformos vivojn de infanoj. 20. Reprezentanto de la civila societo estis premiita por la lukto porinfana. 21. Samuel Ampzing famiĝis por la ĝusta uzo de la nederlanda lingvo. IPR 18/329
— página 30 del PDF —
22. Kelkaj civitanoj esperis ke la Francoj subtenu ankaŭ ilin en ilia batalo por libero, egaleco kaj frateco. 23. Tulpomanio pli ruinigis ol la bankroto de la urbo proklamita en 1492. 24. La urbo kun 15 000 da enloĝantoj bonvenigis iniciantojn de industrio. 25. Orlando provizis modelan statuon de Londona Esperanto-Asocio kaj ties Landa Asocio. 26. En ĉi tiu parko kavaliroj ĉasis damojn. 27. Li asertis, ke sur la foiro furiozis sia ĉefverko. 28. Harlema sciencsocieto celis subteni diverspecajn sciencojn. 29. Atentu drogojn pli fortikaj ol tabako. 30. Ni diskutu kion ricevos la jubilanto. 31. Vi ne devus kanti tiom false, etulo! 32 .Venos tamen diversaj gastoj? 33. Iu aĉetis nelge en la supermerkato praan Philishave, malilo por lia/sia barbo. 34. La ministro ridtrajtis pri la kresko en la volumo da BNP. 35. Ni estimas viajn kapacitojn, nomas vin al prezidento kaj plenrajtas vin disponi la financojn. 36. Dank’la premtrafiko ni malfruis en la oficejon. Kaj la punpagon ni povas danki al nia veturkonduto. 37. Enketo, miliono, sezono, sciencisto, radio, alia historio, apud, Ĉeĥa ŝoforo ĵetiĝis malantaŭ cugo.
Riparo de la riparotaj frazoj: 1. Lingvaj studoj mezuras kiugrade (aŭ: kiom) Esperanto estas averaĝa lingvo. ‘Kiomgrade’ estas same pleonasma kiel ‘kielmaniere’. ‘Esperanto’ kun majusklo. 2. Se rigardi la paletron de lingvoj, troviĝas multaj malofte uzataj lingvoj. Absoluta participo ne ekzistas en Esperanto. Do eblus: Rigardante… ni trovas,,, 3. En la pli multaj okazoj ‘ĥ’ estas anstataŭigata per ‘k’. 4. 49% de (aŭ: el) la lingvoj havas prepozicion kiu servas por esprimi… Ĉe proporcioj la determinanta tuto estas kvante difinita, Do ne uzeblas DA. 5. Ekzistas ‘hospitalo’, sed samrajte ni povas uzi ‘malsanulejo’. Temas pri vortoj, ne pri la fenomenoj mem: ‘uzi la vorton malsanulejo’. 6. Zamenhof miselektis ‘fermi’ kaj ‘malfermi’, ĉar ofte ili estas konfuzataj. Se temas pri kutimo aŭ aktualaĵo, ni uzas ‘estas -ata’. 7. En ‘la bona lingvo’ ni uzas ‘tagordo’ anstataŭ ‘agendo’. IPR 18/330
— página 31 del PDF —
Temas pri naciismo, ĉar en Esperanto ‘agendo’ estas nur notlibreto. 8. Esperanto estas pli abstrakta ol ĝiaj fontolingvoj. Atentu, ke ‘ol’ enkondukas novan frazon; ‘sia’ ne povas esti parto de la subjekto. 9. Eĉ se Esperanto ne estas averaĝa lingvo, ĝi tamen havas trajtojn de izola lingvo. PAG avertas ne uzi ‘sed’ post ‘kvankam’, do same post ‘eĉ se’. 10. Apud predikatoj rolas agantoj kaj suferantoj. ‘Agato’ estas mineralo; ‘agi’ ne estas transitiva’. La rekta objekto suferas la agon. 11. Laŭlitere la vorto signifas ‘tablokruro’. Ĉe ‘gambo’ ni imagas promenantan meblon. 12. La putraj tomatoj venis de(flanke de) koloniistoj. Multaj paŭsas nacilingvan esprimon, forgesante ke ‘flanke de’ estas ‘apud’. Kolon-isto povus esti kolonsida ermito. 13. Se vi (oni) eniras politikon, vi (oni) aŭtomate venas sub la spoto(j)n. Precipe nacilingvaj prepozicioj bezonas daŭran skeptikon: ‘en la ampoleton’? 14. La kaŝspiono reagis malsame ol ĉiuj ceteraj partoprenantoj. Simile al, sed same kiel, do malsame ol. Partoprenintoj ne plu ĉeestas. 15. Mi tre bedaŭras ke la Akademio ne sekvis la ekzemplon de Zamenhof kaj ne sisteme liveris kvinlingvan tradukon. La ripeto de ‘ne’ helpas al klareco. ‘Kvinlingva’ unuvorte, same kiel ‘interalie’. 16. Por preskaŭ du horoj la partoprenontoj dividiĝis en du grupojn. Ili ne devidiĝadis dum du horoj. 17. Ĉu la supo estas donata en la kromkuirejo aŭ surtabligata? Oni provizas aŭ servas iun per io. Tamen ĉe ‘kelnero’ PIV donas alian eblon. 18. Per nia marŝo ni ‘puŝis’ por sekuraj lernejoj tra Barato. ‘Puŝi’ verŝajne estas komprenebla kiel ‘insiste pledi’. ‘Trans’ signifus ellandiĝon. 19. Klerigado transformos la vivon de infanoj. Se iuj havas po unu aferon, ni uzu singularon (vivon). Mislego (Klar-) donas mirigan rezulton. 20. Reprezentanto de la civila socio estis premiita pro la lukto porinfana. Paronimoj: socio/societo; por/pro. 21. Same: famiĝis pro… 22. Kelkaj civitanoj esperis ke la francoj subtenos ankaŭ ilin en ilia batalo… Post ‘esperi’ kaj ‘promesi’ ni uzas la futuron. Alie necesus ‘deziri’. 23. Tulipomanio pli ruinigis ol la bankroto deklarita. Nederlandismo (tulp). Oni proklamas leĝon, ne katastrofon. IPR 18/331
— página 32 del PDF —
24. La urbo kun 14 000 loĝantoj bonvenigis iniciatontojn de industrio. Post ordinaraj numeraloj kiel ‘mil’ ne sekvas ‘da’. Multaj mistraktas ‘iniciati’. 25. Orlando disponigis modelajn statutojn de la Londona E-Asocio kaj ĝia landa asocio. Do la statuton de la Londona E-Klubo kaj tiun de EAB. (vd 17) 26. Kavaliroj ĉasis damaojn. (cervo-‘familio’: cervedo) 27. Li asertis ke en la merkato furoras lia ĉefverko. Gramatike gravas la tenso (verbotempo) en la nerekta parolo. 28. Harlema sciencosocieto celis subteni diversspecajn sciencojn. Duobla konsonanto kiel en ‘posttagmeze’, ne ag-meze. 29. Atentu drogojn pli fortajn ol tabako. Tro ofte oni forgesas la akuzativon postmetante epiteton post rekta objekto k.s. 30. Ni diskutu, kion ricevu la jubileanto. La diskuto implicas ke ankoraŭ ne ekzistas decido/plano por la estonteco. 31. Vi devus kanti ne tiom malharmonie/fuŝe, etulo! Falsa = ŝajnige vera. Ja ekzistas ‘falseto’. ‘Ne’ ofte aperas nelogike antaŭ predikato, laŭ esploro de d-ro Wim Jansen. 32. Venos ja pluraj gastoj, ĉu ne? La uzo de ‘tamen’ estas tro nederlanda. 33. Iu antaŭ nelonge aĉetis praan ‘Philishave’ (elektran razilon) en la superbazaro (supermarkto, ĉiovendejo), malhelpilon por lia barbo. Foje necesas noto ĉe traduko pro neinternacia koncepto. Eblas dubi ĉu ni uzu ‘por SIA barbo’, ĉar la ‘malutilaĵo’ ja dependas de ‘aĉeti’. Li aĉetis por sia barbo. Sed la kunteksto implicas: kiu evidentiĝis malutilaĵo. En tiaj okazoj eble preferindas trakti la frazparton kiel sendependan komenton aŭ eksklamacion: Malhelpilo por lia barbo. 34. La ministro ridmienis pri la kresko de la volumeno de la BEP. Paronimoj: volumo (de granda verko)/volumeno. Sed rolas ankaŭ nederlanda kutimo paroli pri la Bruta Nacia – anstataŭ Enlanda – Produkto. 35. Ni alte taksas viajn kapablojn, nomumas vin kiel prezidanton kaj plenrajtigas vin disponi la financon. Estimi ne signifas ‘taksi’, nur honor(et)i; kapacito rilatas enhavipovon. PIV registras nur ‘nomumi’ por havigo de posteno. Financo singulare sufiĉas. 36. Pro la prema trafiko ni malfruis en la oficejo. Kaj la monpunon ni eble atribuu al nia veturstilo. Laŭmode ‘dank’ al’ estas uzata ironie: maldank’ al. Prefere ‘pro’. Se ni dubas ĉu uzi la akuzativon, pli ofte eblas ĝin forlasi: en la oficejo. La ceteraj retuŝoj ne tre gravas. IPR 18/332
— página 33 del PDF —
37. Tiuj vortoj ofte estas misprononcataj de nederlandanoj; ‘apud’ ankaŭ de franclingvanoj. Eble vi trovos pli koncizan frazon por la ĉapelitaj literoj. Por nederlandanoj gravas krome ‘u’; kaj ‘c’.
ILEI kongresos en Serbio venontjare La Estraro de ILEI, skajpkunside la 7an de julio, decidis: La 52-a Kongreso de ILEI okazos en Ĉaĉak, Serbio, 13-20 julio 2019, en la Fakultato de Teknikaj Sciencoj, apartenanta al la Universitato de Kragujevac. La kongresa temo interkonsentita kun la kongresgastiganto:
Lernado en virtualaj komunumoj • apartenas al la sfero de interesoj de ILEI; • gravas por gastiganto de la kongreso – la fakultato, kiu okupiĝas interalie pri lertigado de instruistoj de teknikaj fakoj kaj pri la uzado de informteknologioj en edukado (do komuna intereso de ILEI kaj la fakultato); • ligeblas al la Internacia jaro de indiĝenaj lingvoj 2019 (ekzemple per atento pri virtualaj lernkomunumoj de indiĝenaj popoloj, ankaŭ de esperantistoj); • estas bona temo por universitata internacia konferenco enkadre de la ILEI-kongreso (anstataŭ la kutima ILEI-simpozio), kies kunorganizanto estos la fakultato.
Kial Serbio kaj Ĉaĉak? • La iam tre vigla kaj nun perdinta la forton E-movado en sudorienta Eŭropo, kaj precipe en Serbio, bezonas kuraĝigan impulson. • Serbio iom longe restas relative nekonata de esperantistoj kulture, turisme kaj gastronomie, do malkovrinda. • Serbiaj vizoj ne estas bezonataj por turistoj el multaj landoj kaj la viza reĝimo de Serbio povas esti pli oportuna por kongresanoj el Afriko kaj sud-orienta Azio ol kiam oni vojaĝas en aliajn ŝtatojn de Eŭropo. • Bonaj flugtransportaj ligoj kun Finnlando, por atingi la UK.
Plus bonaj kondiĉoj: • por la kongresa programo: – prelegejoj kaj aŭloj de la fakultato IPR 18/333
— página 34 del PDF —
– studenta restoracio kaj kunvenejoj de la proksima studenthejmo – najbaraj sportaj terenoj kaj naĝejo – koncertejo en la Kulturdomo je promendistanco • por la loĝado: – novkonstruitaj kaj komfortaj studenthejmo kaj loĝdomo de mezlernejanoj tuj apud la kongresejo – urbaj hoteloj kaj hosteloj je promendistanco • por la Infana universitato: – proksimaj infanĝardeno kaj loĝdomo de mezlernejanoj
Antaŭ- kaj/aŭ post-kongrese • Viziti Serbion kaj konatiĝi nur kun Ĉaĉak kaj ĝia ĉirkaŭaĵo – estus domaĝe malmulte. • Se vi venos tri tagojn pli frue, la antaŭkongresa ekskurso videbligos kaj ĝuigos al vi multe pli: Beogradon kaj vidindaĵojn inter ĝi kaj Ĉaĉako. • Simile postkongresa ekskurso se vi ne hastos al Lahtio por la UK.
Programkontribuoj Viajn prelegproponojn kaj aliajn kontribuproponojn por la kongresa programo, aŭ komentojn, demandojn kaj proponojn sendu al ilei.kongresoj@gmail.com aŭ al la poŝtadreso de la estrarano pri kongresoj, trovebla sur la dua kovrilpaĝo de la revuo.
La kongresejo IPR 18/334
— página 35 del PDF —
Bonvenon!
Aliĝilo
LA 52-a KONGRESO DE ILEI Ĉaĉak, Serbio, 13 – 20 julio 2019
* La asterisko indikas nepre respondendajn demandojn. S-ino/
S-ro Persona(j) nomo(j)*_______________________________ Familia(j) nomo(j) *_______________________________ Naskiĝdato__________ Lando*_____________ Urbo_________________ Loĝadreso ___________________________________________________ Retpoŝtadreso*____________________ Kontakt-telefono _____________ Ĉu vi bezonas vizon por eniri la kongreslandon?* JES / NE Ĉu vi konsentas aperigon de via retadreso en la partoprenlisto?* JES/ NE Aliĝkategorio*: Membro de ILEI Honora Membro de ILEI Ne-membro Infano Junulo Handikapulo Por 1 aŭ 2 tagoj Familiano de alia aliĝinto Alvendato:____________________ Forirdato:______________________ Kotizo (EUR)*:_______ Donaco (EUR): ______ Entute (EUR)*: _______ Celo de la donaco:_____________________________________________
________ _______ _______ ________ ______________ _______ _________ Pagmaniero*: (1) Tra ING-banko,
(2) Tra UEA,
(3) Al LKK,
Kiun lingvon vi pretas prezenti en la Lingva Festivalo? ________________ Aliaj kontribuproponoj?_________________________________________ En kiuj kursoj, seminarioj, trejnado vi ŝatus partopreni? ________________ ________ _______ _______ ________ ______________ _______ _________ Komentoj ____________________________________________________ ________ ______ _______ ________ ______ ________ ________ ____ _____ Kotizkondiĉoj: Mi komprenas kaj akceptas, ke: Pagendas la kotizo valida por la dato de pago laŭ la kotiztabelo. Kaze de rezigno, 50% de la kotizo estos repagitaj se aliĝinto malanoncas sin pro valida kaŭzo antaŭ la 15-a de junio de la kongresa jaro.
Loko, dato _________________
Subskribo ___________________ IPR 18/335
— página 36 del PDF —
La plenigitan aliĝilon bonvolu sendi al: Radojica Petrović – por ILEIkongreso, Bul. oslobođenja 36, RS-32000 Ĉaĉak, Serbio aŭ ĝian skankopion al la retadresoj: ilei.kongresoj@gmail.com kaj ilei.kasisto@gmail.com. Prefere uzu elektronikan aliĝilon: https://goo.gl/forms/TOrY5bltJtK0BKeG2 Kotiztabelo en eŭroj (€) Aliĝperiodo ĝis 31.03.2019 ĝis 30.06.2019 post 30.06.2019 Aliĝkategorio* A B A B A B Membro de ILEI 60 35 70 40 85 50 Ne-membro 75 50 90 55 105 65 Infano ĝis 18 j. 5 5 5 5 5 5 Junulo, handik. 30 20 35 25 40 30 Familiano, 50% 50% 50% 50% 50% 50% akompananto Por 1 aŭ 2 tagoj 30 30 35 35 40 40 * Aliĝkategorioj: A. Ĉiuj landoj escepte de tiuj ĉi-sekve sub B. B. Ekssocialismaj landoj de orienta Eŭropo; landoj de Latinameriko, Afriko, kaj Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko). Pagmanieroj (1) Tra ING-banko: Al ILEI-konto ĉe ING-banko, IBAN: NL55INGB 0004676855, BIC: INGBNL2A, kun indiko: «ILEI-Kongreso 2019» plus nomo. Aldonu 5 € se vi pagas de ekster Eŭropa Unio. (2) Tra UEA: Al ILEI-konto ilek-a ĉe UEA, indikante «ILEI-Kongreso 2019». (3) Al LKK: Validas nur por aliĝantoj el Serbio
PLIAJ INFORMOJ Per la adresoj komence de ĉi tiu paĝo Kongresaj retpaĝoj de ILEI: http://www.ilei.info/agado/konferencoj.php FB-grupo ILEI-Kongresoj: https://www.facebook.com/groups/ILEI.Kongresoj/ Radojica PETROVIĈ, estrarano pri kongresoj
IPR 18/336
— página 37 del PDF —
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Christophe Chazarein, Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Rob Moerbeek. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: M. Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Goro Kimura, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat. Estrare: Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la Jarlibron de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Arina Osipova. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr, Jean-Pierre Boulet, Pascale Voldoire. kaj aliaj
IPR 18/337
— página 38 del PDF —
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko. Tio kostas por A-landanoj 32 EUR kaj por Blandanoj 18 EUR. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, <moerbeekr@gmail.com>. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de aŭgusto 2018, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de novembro 2018.
IPR 18/338
— página 39 del PDF —
Alessandra Madella ricevas la Premion Mauro La Torre. Renato Corsetti transdonis ĝin, reprezentante la familion La Torre (vd. p.17)
Annie GRENTE instruas (vd. p.6) IPR 18/339
IPR 2018/4
— página 1 del PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 48 – trimonata
18/4 Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Karlo Alofa Luiza Carol Johan Derks R. Despradel Hernández Mireille Grosjean Julián Hernández Angulo Isikawa Tieko Marija Jerkoviĉ Dennis Keefe József Németh Radojica Petroviĉ Renée Triolle Wei Yubin
— página 2 del PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN) ………………………………………………………………….. 3 Renée TRIOLLE: Esperanto: ĉu kaŝita interkulturilo? ………………………………………. 4 Profesorino Ilona Koutny ricevis en 2018 la FAME-kulturpremion …………………. 10 Mireille GROSJEAN: Kultura heredaĵo de Esperanto …………………………………….. 12 WEI Yubin „Jado”: Solenaĵoj …………………………………………………………………….. 19 Dennis KEEFE: Praktika utiligado de la silentaj filmoj de Chaplin (2.) …………….. 23 Mireille GROSJEAN: Ardo kaj pasio……………………………………………………………… 29 Komuna Legado okaze de la Tago de la Libro (M.GROSJEAN, J.HERNÁNDEZ A.) . 31 Dek jaroj en Esperanto-lando (6.) (Luiza CAROL, Mireille GROSJEAN) ……………. 33 Mireille GROSJEAN: El kiu fonto vi trinkas? ………………………………………………….. 37 Johan DERKS: La koruptado de reguloj el la Fundamento ………………………………. 38 Marija JERKOVIĈ: Kontribuo de e-istoj al la kultura progreso de Bjelovar […] … 41 Mireille GROSJEAN: Improvizado ………………………………………………………………… 42 El la landoj kaj sekcioj (BJ, CN, DO, FR, HU, IL, JP) ………………………………….. 45 Mireille GROSJEAN: Esperanto en universitatoj ……………………………………………. 51 ILEI-kongreso 2019 – pliaj informoj (Radojica PETROVIĈ) …………………………. 52 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ………………………………………………………….. 53
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>. Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Kunordiganto de la estrara laboro. Eksteraj rilatoj (UNESKO, FIPLV kaj aliaj). Informado pri la Ligo. Observanto de ILEI en la estraro de UEA kaj Komitatano A ĉe UEA. Eldonado de la du revuoj de ILEI. Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Estrarano pri financaj aferoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Vic-prizorganto de financaj aferoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, Tel. poŝ.: (+374) 055-27-99-06. <karinko_arm@mail.ru> Estrarano pri Kongresoj: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Estrarano: Ivan COLLING, DEPAC/UFPR, Ed. Dom Pedro I, Rua Gal. Carneiro, 560, Primeiro. Andar, Centro, BR-80060-150, Curitiba, PR, Brazilo. <iecolling@yahoo.com.br>. Eldonado de la Manlibro pri Instruado de Esperanto Estrarano: JUNG Yuro „Unika”, 403, Grandmer, 2-4 Harigaya 2, Fujimi, Saitama JP354-0017, Japanio. Tel. poŝ.: (+81) 70-5569-6771. <yurjun@st.amu.edu.pl>. Reta komunikado, asistanto en kongresaj aferoj, TEJO.
IPR 18/42
— página 3 del PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario, vic-prez. de UEA Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet
AdE – Akademio de Esperanto 1
Enkonduko Karaj legantoj, Jen la kvara numero de IPR por la jaro 2018. Laŭ la decido de la Komitato de ILEI en Pusan en 2017 tiu numero estas pli dika ol la aliaj. Ni maldikigis la tri unuajn numerojn, por sendi ilin kune kun Juna Amiko en pezo sub cent gramoj. Por konservi la jaran suman paĝonombron, ni eldonas nun pli ampleksan numeron, kiu flugos sola al via adreso, se vi mendas paperan version. Konsekvence vi havos pli por legi kaj ĝui. En tiu ĉi numero vi trovos diversajn tekstojn, kiuj ankoraŭ rilatas al la temo KULTURO, kiu gvidis nin tra nia Kongreso en Madrido. Aliflanke vi trovos tekstojn, kiuj inspiros vin dum via instruado. Kiel kutime vi aŭdos eĥojn el la tuta mondo legante nian rubrikon EL LA LANDOJ KAJ SEKCIOJ.
Sur la titolkovrilo: Jérémie Profesorino Ilona Koutny ricevis en 2018 la FAMEkulturpremion (vd p. 10). Dorskovrile: „Ardo kaj pasio” – vd. la artikolon de Mireille Grosjean (p. 29.)
Fine vi ekscios pri nia venontjara Kongreso en Ĉaĉak, Serbio, kaj ricevos instigon aliĝi. Ni tre antaŭĝojas vidi aŭ revidi vin en la balkana regiono en 2019. Mireille GROSJEAN Prezidanto de ILEI IPR 18/43
— página 4 del PDF —
ESPERANTO: ĈU KAŜITA INTERKULTURILO? de Renée TRIOLLE (Francio), triolle.renee@wanadoo.fr Grandaj institucioj, kiel UNESKO, konstante elstarigas interkulturon kaj kulturajn interŝanĝojn, sed plej ofte celas dulandan kunlaboron, kiel vi povas legi en la Universala Deklaracio de UNESKO pri kultura diverseco. Pere de Esperanto ni ĉiutage praktikas senkonscie interkulturon vojaĝante, gastigante eksterlandanojn, legante ĉefverkojn de la monda literaturo (ekz. serio Oriento Okcidento, eldonata de UEA). Kion fari por pli bone diskonigi nian avangardan sintenon, kiu baziĝas sur akcepto de diferencoj kaj ne altrudo de propra kulturo? Ŝlosilaj vortoj: kulturo: ne nur literaturo aŭ arto, sed ankaŭ vivmaniero, kultura diverseco: konstato, ke en la mondo la homoj vivas alimaniere; interkulturo: konscio, ke ekzistas ne nur diferencoj sed pontoj inter la diversaj kulturoj. Se ni esperantistoj scias, ke Esperanto helpas nin kompreni la kulturon de aliaj homoj, kiujn ni renkontis en kongreso, vizitis kadre de vojaĝo aŭ kun kiuj ni korespondas, tion aliaj homoj eble ne tiom konscias. 1. Kio estas interkulturo? 1.1 Konstato, ke la aliaj ekzistas. Supozeble jam la romiaj soldatoj, kiuj invadis (la ceteran) Eŭropon aŭ Mediteraneon konsciis, ke ekzistas diferencoj en la vivmanieroj, same la katolikaj pastroj, kiuj iris al Sud-Ameriko, Afriko aŭ Azio, sed ili ĉiuj alvenis por premi la aliajn, altrudi sian vivmanieron aŭ religion, ne por dividi. En tiuj epokoj, neniu imagis, ke la lokuloj, la indiĝenoj, havas kulturon, kiu indas je studo. Eĉ Marko Polo, kiu iniciatis avangardan vojaĝon de Venecio al Ĉinio en la 13-a jarcento, pli raportas pri la pejzaĝoj ol pri la homoj. Ĉion vi povas legi en la traduko de Daniel Moirand La libro IPR 18/44
— página 5 del PDF —
de la mirindaĵoj. Same en la 18-a jarcento, „Jarcento de la Lumoj”, la franca verkisto Montesquieu uzas alilandanojn por primoki la francojn en siaj Persaj leteroj, ankaŭ tradukitaj en Esperanton. En Parizo, necesas atendi la finon de la 20-a jarcento, por ke muzeo estu dediĉita al la Unuaj artoj pro iniciato de prezidento Jacques Chirac (Ĵak Ŝirak), kiu tre ŝatis indiĝenajn artojn. 1.2 Konsciiĝo pri tutmondiĝo. Sed verŝajne la rapida alveno de tutmondiĝo, kiu klare diskonigas la kulturon de la plej potenca lando, alarmis pri la danĝeroj de ununura pensmaniero. Tra filmoj, televidserioj, romanoj la tuta mondo konas kaj adoptas la usonan vivmanieron. Ekzemple, pri fianĉiĝo. En mia lando, Francio, fianĉo vizitis juveliston, elektis ringojn laŭ sia monujo, vizitis la butikon kun sia fianĉino, kiu elektis sian ringon. Nun emfaze, antaŭ publiko kaj surgenue la fianĉo sindeklaras, eĉ antaŭ la Eiffelturo kun violono! Ni ne plu ignoras, kiel manĝas, studas, murdas, juĝas Usono. Iu ajn eĉ duaranga verko (filmo aŭ romano) estas tradukata (aŭ ne… imagante, ke la tuta mondo parolas la anglan) por diskonigo al la tuta mondo. Komparu, kiom da islandaj verkoj estas alireblaj al la mongoloj? Kiom da filmoj (neusonaj) vi povas spekti en via urbo? Certe se ni vivus en la 19-a jarcento, mi same dirus pri la franca. 1.3 Rolo de UNESKO kiel idelaboratorio. UNESKO, la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo, de jaroj anticipas kaj lanĉas novajn ideojn. Tiel sub la mandato de la japano Koisjiro Macuura estis adoptita en 2001 „Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco”.1 Por konsciigi la homojn „kontraŭ fundamentistaj enfermiĝoj por pli malferma, pli kreema kaj pli demokratia mondo” (Audrey Azoulay (pron. Odre’ Azule) / nuna Ĝenerala Direktoro). En art. 1 „Tiu diverseco estas enkorpigita en la unikeco kaj plureco de la identecoj de la grupoj kaj socioj, kiuj konsistigas la homaron. Kiel fonto de interŝanĝo, novigo kaj kreemo, kultura diverseco estas same necesa al la homaro kiel estas biodiverseco al la naturo. En tiu senco, ĝi estas komuna heredaĵo de la homaro kaj rekoninda kaj asertinda favore al la nuna kaj estontaj generacioj”. Komplika frazo por rekoni la neceson de kultura diverseco. 1
Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco. Por legi la kompletan tekston en la oficialaj lingvoj (ekz. franca per tajpado de fr) vidu portal.unesco.org/fr/ev.php. URLID=13179&URL_DO=DO_TOPIC&URL_SECTION=201.htlm
IPR 18/45
— página 6 del PDF —
En art. 5 „Kulturaj rajtoj estas integra parto de la homaj rajtoj, kiuj estas universalaj, nedivideblaj kaj interdependaj. La florado de krea diverseco neprigas la plenan realigon de kulturaj rajtoj… Sekve, ĉiuj homoj havas la rajton esprimi sin kaj krei kaj disvastigi siajn verkojn en la lingvo, kiun ili mem elektas, precipe en sia denaska, ĉiuj personoj rajtas al altkvalitaj edukado kaj trejnado, kiuj plene respektas ilian kulturan identecon; kaj ĉiuj homoj rajtas partopreni la kulturan vivon, kiun ili mem elektas, kaj plenumi siajn proprajn kulturajn morojn konforme al respekto de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj”. Mi evidente elektis la artikolojn, kiuj plej interesas nin. Tiu sonas, kvazaŭ ni mem estus skribintaj tiujn liniojn, ĉar ni tre konscias pri la kulturaj rajtoj pri kiuj la reprezentantoj de UEA ĉe UNESKO batalis jam en la 70-aj jaroj. 2. Aliro al kulturo pere de Esperanto Ni ofte ne plu perceptas, kiom „edukitaj kaj kleraj” ni estas rilate la homajn rajtojn de la tria generacio, la kulturajn, ĉar dank’ al Esperanto ni banas nin vole-nevole en ili. 2.1 Mi memoras bazan lecionon pri „Kien?” Temas pri papilio, kiu flugas en la ĉambroN kaj falas en la supoN. Ĉetable sidas ruso, franco, ĉino kaj brito, kaj ĉiuj reagas alimaniere. En la 60-aj jaroj, kiam mi estis lernanta Esperanton, mi atentis nur pri la gramatika flanko kaj nun konscias, ke ĝi jam estis instrusigno de interkulturo. Ni esperantistoj, senkonscie kaj laŭsperte scias, kiujn demandojn ne fari. Mi unuafoje vere surpriziĝis, kiam mi demandis gaston „Ĉu vi bone dormis?”. Tute banala demando en Francio, ni ne atendas, ke homoj diru „mi sonĝis, mi ekdormis nur post unu horo, vekiĝis je la 3-a, ktp”, sed britino estis vere ŝokita pro tiu, laŭ ŝi, maldeca demando. IPR 18/46
— página 7 del PDF —
Same, ni ne demandu la aĝon de la homoj, dum koreoj interesiĝos, ĉar en sia lingvo ili uzas aliajn vortumadojn depende de tio, ĉu la alia estas pli aŭ malpli aĝa. Mi memoras preskaŭ eksplodigan rimarkon de ĉina esperantisto al la bulgara reprezentanto de UNESKO en 1978 „vi estas maljuna”, dum la 40jara bulgaro estus en okcidento „juna dinamika kadrulo”. Same pri nombroj: se 13 estas aparta cifero por eŭropanoj, por la ĉinoj estas 4, por japanoj estas 9, kaj oni evitu ilin. Mi memoras UK-on en Israelo, kiam koreino estis vere ŝokita, ke en la komuna loĝejo oni ne apartigis virojn kaj virinojn en la ĉambro pro kutimo en kibucoj (konsciigite, la LKK tuj solvis la problemon en malmulte da minutoj). Ne parolante pri kisado: mia bonevo estas tre afabla kaj kisema kaj li brakumis kaj kisis japaninon, kiu gastis ĉe mi. Mi ne komentos ŝian surprizon kaj ŝokon. Tamen mia bonevo ne estas stulta, li estras urban malsanulejon kaj naŭ maljunulejojn, tamen interkulture li estas neklera. Pensu ankaŭ pri mankiso: en la libro de Mikaelo Bronŝtejn „Mi stelojn jungis al revado”, ni legas sur paĝo 107a „Indulgu la kamaradon, tie en Ukrainio, oni ne kutimas kisi la manojn de virinoj”. Tiu kutimo ekzistis en Pollando kaj grandparte malaperis. Alia bela ekzemplo, ĉe kiu mi regule stumblas, estas donaco: ĉu malfermi aŭ ne malfermi la pakaĵon? En kelkaj landoj necesas malfermi la donacon antaŭ la okuloj de la donacinto, ĝoji kaj danki; en aliaj landoj, nur danki. Mi legis humuran rakonton, kie la donaco daŭre malpakita iras de manoj al manoj kaj revenas al la unua donacinto! Mi povus listigi dekojn da malsimilaĵoj en la vivmaniero (per kiu piedo eniri domon, ne tosti krucante la brakojn ktp). 2.2 Por konatiĝi kun la kulturo kaj literaturo de aliaj landoj, plej bonaj ekzemploj estas la tradukitaj verkoj. Ni disponas pri diversaj antologioj; ekz. la franca, kiu konsistas el kompletaj verkoj de la 16-a ĝis la 20-a jarcento (la ideo estis montri al la franca ministerio pri kulturo, ke tra Esperanto, ni diskonigas la francan kulturon al la tuta mondo), aŭ la hungara, sen paroli pri la finna Kalevala, kiun ni legis en Esperanto dum la traduko en la francan ankoraŭ ne ekzistis! Certe ĝi ankoraŭ ne estas tradukita en multajn lingvojn. Por ne resti en Eŭropo, kiuj inter viaj konatoj legas la librojn Japanaj literaturaj juveloj aŭ Trezoro de arabaj proverboj? IPR 18/47
— página 8 del PDF —
Por kontribui al la Universala Deklaracio de kultura diverseco, de jardekoj, Universala EsperantoAsocio eldonas en la serio Oriento-Okcidento ĉefverkojn de la monda literaturo, kiel ekz. La vivo de Damoru el la bengala aŭ La tri rakontoj pri Kjeŭ el la vjetnama. Mi intence ne citas verkojn el pli disvastigitaj literaturoj kaj lingvoj, sed la tutan liston vi trovas ĉe UEA (kaj povas mendi … kaj legi!). 2.3 Prelegvojaĝoj estas bona vojo al kultura diverseco. La preleganto-vojaĝanto aŭ uzanto de Pasporta Servo estas akceptata de diversaj homoj, kiuj havas diversajn profesiojn, diversajn vivmanierojn kaj diversajn interesojn. Sekve dum diskuto li ricevas pli bonan ideon pri la vizitata lando ol banala ne-esperantisto, leginto de dekoj da gvidlibroj. La ĉeestantoj de la prelegoj same ricevas informojn pri nekutima lando (ekz. en Francio ni akceptis Kirgizon, Dagestananon, Nepalanon k.s.). „Se oni deziras disvolvi tolereman spiriton, necesas koni la kulturon de siaj najbaroj”, skribas Ljudmila Ulickaja, nuntempa rusa verkistino. Toleremo estas la ŝlosila vorto por akcepti la aliajn, kaj ŝi prave atentigas pri la rolo de kulturo. 3. Kiel eligi Esperanton el sia sekreta vivo? Iam Humphrey Tonkin diris, ke Esperanto estas miraklo de komunikado, sed bedaŭrinde, ni estas la solaj, kiuj scias pri la miraklo. La samon mi emus diri pri Kultura Diverseco. 3.1 Vivigi kulturan diversecon en Esperanto: ni havas la ilojn por tio: ni povas – aĉeti kaj legi librojn en Esperanto, ĉefe ĝuste tiujn el nekonataj literaturoj, – traduki la ĉefajn verkojn aŭ la nuntempajn: do ek, ĉefe se via lingvo estas „minoritata” (ne forgesu, ke Frédéric Mistral ricevis la Nobel-premion pri literaturo, kvankam li skribas en la provenca, do regiona lingvo), – traduki Esperanto-verkojn en naciajn lingvojn. Problemo estos trovi eldonanton kaj distribuanton, sed valoras la penon.
IPR 18/48
— página 9 del PDF —
3.2 Iĝi modelo akceptante diferencojn – komprenigi, ke neniu, nenia, nenies kulturo superas kaj ke necesas „protekti la diversajn formojn de kultura esprimiĝo”, laŭ la mesaĝo de Audrey Azoulay, – interŝanĝi samnivele; egalrajte anstataŭ lasi unu kulturon premi la aliajn, – diskonigi niajn valorojn. Sed ĉu estas inter ni landaj bloguloj-influantoj, laŭ la nuna modo, kiam ĉiuj pretas sekvi iun, kiu enscenigas sian vivon? „Politiko kaj kulturo najbaras” deklaris Ljudmila Ulickaja en la eldonejo Skemo por adoleskantoj (pardonu, ke mi citas Ulickaja, sed mi estis leganta ŝian libron, kiam mi preparis ĉi tiun prelegon). 3.3 Ne resti neŭtralaj pri problemoj, kiuj tuŝas niajn valorojn. Mi ne povas eskapi la nunan problemon de migrantoj. Ulickaja diferencigas inter „migrantoj” (kiuj migras de lando al lando por elekti ĉu la plej bonan, ĉu la plej gasteman), „elmigrintoj”, kiuj decidis migri el sia lando pro ekonomiaj aŭ sociaj problemoj, kaj „ekzilitoj”, kiuj forlasas sian landon intence, sed kun la deziro reveni. Kiam ekzistis muro en Berlino, en la mondo ekzistis 7 muroj; nun forfalis la muro en Berlino, sed estas en la mondo 70 muroj ekzistantaj aŭ konstruataj, sen paroli pri la planitaj! Ĉiuj timas estis „invaditaj” de fremduloj kaj perdi sian identecon kaj kulturon. Kaj ni vagas inter du fluoj kaj pro tio, mi elektis virinan kaptukon. En UNESKO, en decembro 2017, Estonio prezentis ekspozicion pri „Virinaj kaptukoj en la Soto-regiono”, kiu pravigas la eldiron de la Ĝenerala Direktorino pri la „neceso protekti la diversajn formojn de kultura esprimiĝo – lingvojn, artojn, metiojn, vivstilojn – precipe tiujn de minoritataj formoj,tiel, ke ili ne forviŝiĝu fare de normiga movado,kiu akompanas tutmondiĝon” (28.05.2018). Se ni akceptas estonajn kaptukojn, kial ne akcepti arabajn? Ĉu pro rasismo, pro timo, pro suspekto, ke tiu „minoritato” iĝos „normo”? Pro la subkompreno, ke migranto, kiu alvenis kun sia propra kulturo, devos asimiliĝi aŭ integriĝi? Forgesi aŭ konservi siajn kulturajn trajtojn? 4. Konkludo Mi konkludos denove per frazo de Ulickaja „Spite la diferencojn en la ekstera aspekto kaj la kulturajn diferencojn, la aliaj finfine ne estas IPR 18/49
— página 10 del PDF —
diferencaj kompare kun ni”. Nenion alian celis Zamenhof en la kongreso de Bulonjo ĉe Maro, kiam li diras, ke renkontiĝas „homo kun homo”. Ni, esperantistoj estas avangardistoj rilate interkulturon, ĉar ni kontaktis ĝin kaj aliris alitipan kulturon sen antaŭjuĝo pri la supereco de nia propra kulturo. Post unu jarcento ni plu portu tiun noblan ideon ekster niajn rondojn. Renée TRIOLLE estis profesia instruistino de la rusa lingvo en francaj superaj lernejoj. Ŝi konatiĝis kun Esperanto, kiam ŝi estis 17-jara kaj de tiam okupis diversajn postenojn, regionajn, naciajn kaj internaciajn: ŝi estis la unua virina vic-prezidanto de UEA pri kulturo. Ŝi daŭre prelegas, organizas ekspoziciojn aŭ staĝojn, instruas, verkas lernolibrojn. Ŝi estas la Direktoro de la ekzamenoj de Franca Esperanto-Instituto kaj ĉefreprezentanto de UEA ĉe UNESKO.
Profesorino Ilona Koutny ricevis en 2018 la FAMEkulturpremion Kun ĝojo ni informas vin, ke la 20an de oktobro 2018, profesorino Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, ricevis prestiĝan premion en la germana urbo Aalen.
IPR 18/410
— página 11 del PDF —
La FAME-premion oni aljuĝas por distingi personojn aŭ organizojn, kies plurjara engaĝo antaŭenigis internacian kompreniĝon. La transdono de la kulturpremio de la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen okazis kadre de granda kaj solena festo en la urbodomo de Aalen. En la ĉeesto de ĉ. sepdeko da gastoj, esperantistoj, alvenintaj el diversaj partoj de Germanio kaj kelkaj el aliaj landoj, la premion transdonis al Ilona la urbestro Thilo Rentschler kaj la prezidanto de la FAME-Fondaĵo Andreas Emmerich. La laŭdparoladon faris Peter Zilvar el Herzberg. La feston ĉeestis, kvazaŭ atestante pri la fruktodona laboro de sinjorino Koutny, pluraj iamaj germanaj studintoj en la interlingvistika fako. La inda festo estis impona manifestiĝo de Esperanto; la urbestro en sia parolado kun kontento menciis, ke la urbo kun sia Esperanto-librokolekto de pli ol dudekmil eroj en la urba biblioteko kaj pere de la kulturpremio kun ĝojo kontribuas al la idealo de Esperanto.
Estis interesa faktoro, ke antaŭ du jaroj Katalin Kováts, la redaktoro de la paĝaro www.edukado.net, ricevis la saman premion, kaj ŝi estis ankaŭ nun invitita de la urbo por kunfesti, kunesti kun Ilona kaj povis publike gratuli la premiiton en la nomo de edukado.net, ESF, la Esperanto-instruistoj de la tuta IPR 18/411
— página 12 del PDF —
mondo, kaj speciale en la nomo de la studentoj kaj kolegoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Dum la pli ol unuhora programo paroladoj, laŭdadoj kaj dank- kaj gratulvortoj estis kunligitaj per akordeona koncerto de juna talenta muzikisto. La feston sekvis bufeda akcepto, kie dum horo povis konversacii la ĉeestantoj kun Ilona kaj unu kun la aliaj. La vesperon finis bonetosa komuna vespermanĝo en itala restoracio, kie la lokaj esperantistoj regule kunvenas jam de jardekoj. Korajn gratulojn al la organizantoj de la festo, al la lokaj esperantistoj kaj ĉefe al Utho Maier, kiuj kun granda atento prizorgis la gastigadon, montris la urbon kaj, ne laste, la faman Esperanto-bibliotekon de Aalen, kie kaj Ilona kaj Katalin povis laŭplaĉe elekti librojn el la duoblaĵoj. Ilona kunportis hejmen stokon por la uzo en la Interlingvistikaj Studoj, dum Katalin trovis plurajn valorajn donacojn por la geonkloj de Ekparolu! kaj la sukcesaj ludantoj de RISKO. Pli detale legi pri la agado de profesorino Koutny kaj gratuli ŝin eblas en la Panteono: https://edukado.net/biblioteko/panteono Fonto: https://edukado.net/novajhoj?id=765
Madrido – ILEI-kongreso – 2018-07
Kultura heredaĵo de Esperanto Enkonduka prelego de Mireille GROSJEAN (Svislando) Kio estas kulturo? Parolante pri kulturo ni tuj mencias nian vastan literaturon, tradukitan kaj originalan, niajn kantojn, niajn reproduktaĵojn. Se ni iras al la antikva-greka difino de artoj, kiu regas en Eŭropo ekde la Renesanco, ni trovas ses artojn: arkitekturo, skulptado, muziko, dancado, literaturo, poezio; tamen tiu listo estas eŭropdevena. Nuntempe oni ofte konsideras kiel arton la tradukadon, la literaturan ĝenron bildstrioj, kaj ankaŭ kinarton. En aliaj kontinentoj kaj depende de la vidpunkto oni povas konsideri kulturon kaj artojn diversmaniere. Ĉiuj samopinias, ke temas pri homa kreaĵo, kiu celas belecon kaj vekas emocion. Pri la signifo de kulturo UNESKO asertas: „En plej larĝa senco kulturo povas nuntempe esti konsiderata kiel la tuto de la distingaj trajtoj, spiritaj, IPR 18/412
— página 13 del PDF —
materiaj, intelektaj kaj afekciaj, kiuj karakterizas socion aŭ socian grupon. Ĝi grupigas ne nur artojn, literaturon kaj sciencojn, sed ankaŭ la vivmanierojn, leĝojn, valorsistemojn, tradiciojn kaj kredojn.” Laŭ Michel Tournier, franca filozofo: „La unua instruo de kulturo estas, ke la mondo estas vasta, la pasinteco estas nekonebla, kaj ke miliardoj da homoj pensas kaj pensis alimaniere ol ni, niaj najbaroj, niaj samlandanoj. Kulturo gvidas al universaleco kaj al skeptikemo. Per klopodoj larĝigi siajn ideojn ĝis universala dimensio, la lerta homo komencas konsideri sian propran civilizon kiel apartan kazon. Li komencas opinii, ke ne ekzistas LA civilizo, kaj ekster ĝi sovaĝeco, sed granda nombro da civilizoj, kiuj ĉiuj rajtas esti respektataj.” Guy Rocher, kebeka filozofo, priskribas kulturon jene: „Tuto ligita, konsistanta el pensmanieroj, sentmanieroj kaj agmanieroj pli aŭ malpli formalaj; ili estas propraĵo de granda kvanto da homoj; ili utilas por fari el tiu homamaso grupon apartan kaj specialan.” Abd al Malik, franca repisto afrikdevena, asertas: „Kulturo estas tio, kio ligas nin, kio kunligas nin. Pozitivaj estas interŝanĝoj pri kulturoj.” Laŭ la anglalingva leksikono pri moderna sociologio, kulturo konsistas el valoroj, normoj, institucioj kaj objektoj kreitaj de homoj. La ĉi-jara festa mesaĝo pri la Tago de kultura diverseco por dialogo kaj evoluo de Audrey Azoulay, Ĝenerala Direktoro de UNESKO, emfazas „la neceson protekti la diversajn formojn de kultura esprimiĝo, lingvojn, artojn, metiojn, vivstilojn; precipe tiujn de minoritataj popoloj, tiel ke ili ne forviŝiĝu pro la normiga movado, kiu akompanas tutmondiĝon.” Ŝi citas la vortojn de Mahatma Gandhi: „Mi ne deziras, ke mia domo estu murigita je ĉiuj flankoj, nek ke la fenestroj estu ŝtopitaj. Mi deziras, ke la kulturo de ĉiuj landoj estu disblovita tra mia domo kiel eble plej libere.” Pro tio, s-ino Azoulay sugestas, „kulturo ne estas heredaĵo ŝtone fiksita, sed heredaĵo vivanta kaj spiranta, malferma al influoj kaj dialogo, ebliganta al ni adaptiĝi pli pace al la mondaj ŝanĝiĝoj.” Plie UNESKO tiel difinis la nemateriajn heredaĵojn protektendajn: Mi citas: „Tiu nemateria kultura heredaĵo, kiu transiras de generacio al generacio, estas konstante nove rekreata fare de la homgrupoj en rilato kun ilia vivmedio, ilia interago kun la naturo kaj ilia historio. Tio donas al ili identecan senton kaj senton de kontinueco, kaj kontribuas al grandiĝo de respekto al la kultura diverseco kaj la homa kreemo.” IPR 18/413
— página 14 del PDF —
Kiam ILEI lanĉis konkurson por la kreo de la kongresa emblemo, ĝi ricevis proksimume 50 proponojn. En 30 el ili vidiĝis virbovo. Do jen la unua ideo pri Hispanio en la menso de homoj el diversaj mondopartoj. Niaj hispanaj kolegoj malkontentis. Hispanio ne reduktiĝas al taŭrobatalo! Parizo ne reduktiĝas al la Eiffel-turo. Londono ne reduktiĝas al la Turo-Ponto. Svislando ne reduktiĝas al horloĝoj kaj bankoj. Tio estas stereotipoj. Ili estas simplaj, tre simplaj. La realo estas riĉa kaj kompleksa. Homoj ŝatas simplajn prezentojn, sed la mondo ne estas simpla. Ni devas konsciiĝi, ke tio estas stereotipoj kaj lukti kontraŭ ili. En la metodo, kiun mi devis uzi por instrui la germanan, aperis jenaj frazoj: ruso trinkas vodkon – franco trinkas vinon – germano trinkas bieron – brito trinkas teon – japano trinkas sakeon…. Estis tre agrabla maniero por la aŭtoro de la ekzerco prezenti la nomojn de la naciecoj. Tamen tia disvastigo de stereotipoj en instruado estas nepre evitenda. Kulturo estas prezentata kiel la malo de naturo. Kreskanta arbo estas natura fenomeno. Akvo fluanta suben estas natura fenomeno. Korbo naskiĝas per plektado de sekigitaj folioj fare de manlaboristo, tio estas kulturo. Pro tio mi neniam parolas pri naturaj lingvoj, ĉar lingvoj estas kreaĵo de homoj. Lingvoj estas kultura fenomeno. Nia lingvo naskiĝis en la cerbo de genia adoleskanto, kelkaj diras, ke ĝi estas artefarita. Bone. Sed la aliajn lingvojn oni ne povas nomi „naturaj”, ĉar ili estas kulturaj fenomenoj. Ili rilatas al etno, do ni nomu ilin „etnaj lingvoj”, kiel la hispana, la portugala, la ĉina, la japana, la urdua ktp. Ekzistas lingvaj leĝoj, kiuj efikas sur la evoluon de iuj lingvoj, la vivon de la lingvoj, ĉar la lingvoj vivas. Tre interese estas, ke ankaŭ nia lingvo obeas al tia lingva evoluo tute nature. Tio pruvas ĝian vivkapablon kaj evolukapablon. Per tiaj konsideroj oni povas konvinki lingvistojn pri nia lingvo. Se iu kontraŭulo substrekas, ke Esperanto estas artefarita lingvo, la itala profesoro Furio Gabrieli el la universitato de Ĝenevo respondis: same aŭtoj estas artefaritaj; kiu venis hodiaŭ per ĉevalo? Same medikamentoj estas artefaritaj, kiel antibiotikoj; ĉu vi pro tio evitus doni ilin al via malsana infano? Certe ne. Tiaj klarigoj povas helpi al vi, se vi parolas pri Esperanto kun ne informitaj homoj. Etno estas homgrupo kun teritorio kaj lingvo. Etno havas sian kulturon; povas esti festivaloj, folkloraĵoj, manlaboroj, artoj, kutimoj kaj lingvo. Pri mia landeto Svislando, mi dirus, ke tie vivas diversaj etnoj. En ĉiu etno estas diversaj triboj kaj klanoj. Estas francparola etno en Romandio, diversaj triboj kun ĝermanecaj dialektoj, alia etno parolas la italan…. Do ne ekzistas svisa IPR 18/414
— página 15 del PDF —
etno. Tio estas analizo de la svisa situacio per vortoj, kiujn oni kutimas uzi por Afriko. Amuza maniero, ĉu ne? Ni venu al grava koncepto: Diasporo. Diasporo estas grekdevena vorto, kies signifo estas popolo, etno, dissemita tra la mondo. Pro tio ni bone povas diri, ke Esperantio estas diasporo. Esperantujo estas etno sen teritorio, sed kun lingvo. Famaj diasporoj estas judoj, armenoj, ciganoj. Okaze de kongresoj naskiĝas teritorio nia. Ni ĝuu nian etnan vivon! Kio estas nia kulturo? Kia estas nia kulturo? Feliĉe ni havas nun plenan semajnon por diskuti pri tio. La kulturo de Esperanto estas ne nur literaturo kaj kantoj, sed ankaŭ respekto, solidareco, toleremo, homaranismo. Tio estas forta sento, ke ni apartenas al granda homa familio. En nia kulturo kuŝas la virto SOLIDARECO. Tiuj, kiuj lernis Esperanton kaj uzas ĝin, sentas sin membroj de tutmonda homa familio. El tio fontas la emo helpi al aliaj esperantistoj. Se vi esploras pri diversaj programoj por helpi alilandajn esperantistojn, vi trovos ekzemple la programon Esperanto Plus. Ĝi estis lanĉita de Sinjoro Jean-Pierre Marcq el Francio. Sinjoro Marcq sukcesis arigi dekon da esperantistoj, kiuj pretas mondonaci ĉiun monaton dek eŭrojn aŭ dudek por unu persono en Afriko. Tiu samideano akiras regulan subtenon kaj per ĝi li sukcesas vivteni sin, informi pri Esperanto kaj instrui nian lingvon. Tiu programo plu floris arigante novan subtenan grupon por helpi al plia persono en Madagaskaro. Poste sekvis Tanzanio kaj DR Kongo. La movado havas do solidajn pilierojn en tiuj afrikaj landoj. La programo estas efika kaj serioza, la samideanoj en Afriko regule raportas pri sia agado en tre proksima kontakto kun Sinjoro Marcq kaj lia asocio. Alia interesa programo estas la konstruado de putoj en Tanzanio lanĉita de inĝeniero Manfred Westermayer el Germanio, kiu sukcesis arigi monan subtenon de neesperantistaj germanaj inĝenieroj. Aldoniĝas multaj individuaj helpoj, pri kiuj mi ne scias; mi nur scias, ke multaj esperantistoj el la Nordo helpas al Suduloj. Tia interhelpo faris, ke ĵurnalisto foje diris al mi: fakte Esperanto estas Rotary-klubo por modestaj homoj, sciante, ke Rotary-kluboj estas elitismaj. Alia virto en nia movado, en nia kulturo, estas TOLEREMO. Nia komuna lingvo ebligas al ni rilati kun homoj el aliaj mondopartoj, el aliaj kulturoj. Kompreneble ni havas niajn piedojn en nia kulturo, ni ekzistas per ĝi, ni havas ĝin en nia koro, sub nia haŭto ĝisoste. Tamen ni povas ekrilati kun aliaj homoj kaj ekkoni iliajn kulturojn. Farante tion, ni konsciiĝas, ke la aliulo same enradikiĝas en sia kulturo kaj havas tiun rajton, do ke neniu IPR 18/415
— página 16 del PDF —
kulturo pli valoras ol alia kulturo, ke ni estas ĉiuj malsamaj sed egalrajtaj. Tia toleremo estas kerno de nia kulturo, aŭ devus esti. „Ĉiuj malsamaj ĉiuj egalrajtaj” estas slogano de la Konsilio de Eŭropo. En tiu ĉi jaro 2018 ni sekvas la proponon de Eŭropo, ke la Jaro estu deciĉita al KULTURO. Nia kongresa temo estas: nia kultura heredaĵo. Do venas la ideo heredi. Heredi estas ricevi de niaj prauloj. Ni ricevis belajn poemojn de Zamenhof, ni ricevis la verkon la infana raso de William Auld. Ni heredis multon de la miloj da esperantistoj, kiuj aktivis kaj ion produktis ekde 1887. Heredaĵo estas io valora. Oni mencias ĝin en iu testamento. Heredaĵo ne estas io forĵetebla, forĵetinda. Heredaĵo estas io valora, kara, savenda. Heredaĵon kutime oni transdonas al la idoj, do ĝi trairas la generaciojn. Ĝi efikas kiel gvidfadeno en iu familio, en iu popolo. Tiel zorgeme ni devas trakti nian denaskan kulturon kaj nian Esperanto-kulturon. Nia esperanta kulturo aldoniĝas al nia denaska kulturo, niaj denaskaj kulturoj. Al niaj etnaj kulturoj. Lernante Esperanton, ni ne forgesas niajn denaskajn lingvojn. Kelkaj timemaj homoj venas al jena pripenso: Parolante Esperanton, mi iom malfidelas al mia patrolando. Tamen iu persono povas tute bone kaj ami sian denaskan regionon kaj kulturon, kaj koni kaj respekti ĉiujn samideanojn en la tuta mondo. Mi konstatas, ke estas longa vojo inter la strikta fideleco al sia patrolando kaj la tutmonda pensmaniero malfermita. Temas pri evoluo, la pensmaniero ŝanĝiĝas tra la monatoj kaj jaroj. En la deknaŭa jarcento naskiĝis la nocio de naci-ŝtato, kiu klopodis alporti politikan solvon, sed fakte kreas problemojn. Ĝi konstruas kadrojn en nia pensmaniero, kiuj limigas nian mondvidon. En Francio vivas francoj; en Japanio vivas japanoj, en Rusio vivas rusoj… Tio ne taŭgas. Vidu la sloganon de SAT: SAT-anoj kutimiĝu al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo! Kompreneble ni estas kaj restas ligitaj al nia naskiĝloko. Tio estas tute normala fenomeno. La naturo, kiun ni malkovris estante infano, restas en nia koro. Temas pri forta ligo. Vojaĝante ni malkovras aliajn mondopartojn, aliajn homojn, kiuj same ligiĝas al sia loĝloko. Feriante en Nederlando, mi timis, kiam mi restadis en loko pli suba ol la oceano. Nederlandanoj feriis en la Alpoj kaj timis, ke la montoj falos sur ili; tuj ili reiris al sia lando… Ni ne elektas la lokon, kie ni naskiĝas. Sed tutcerte ni ligiĝas al tiu loko. Mi certas, ke ĉiu homo deziras vivi kaj morti tie, kie li aŭ ŝi naskiĝis. Pro tio mi certas, ke elmigrintoj elmigras nur, kiam la vivo fariĝas ne ebla en ilia regiono. Mi vidis plaĝon en Benino, en Ouidah, kie la sklavoj devis enŝipiĝi por iri al Ameriko: perforta ellandigo okazis. IPR 18/416
— página 17 del PDF —
Kelkaj ĵetis sin surteren kaj manĝis sablon por morti tuj surloke. Terura sinmortigo, por morti en la naskiĝlando. Mi emfazas la ligon al sia denaska regiono kaj kulturo. Tamen ekzistas dukulturaj homoj, same kiel ekzistas dulingvaj homoj; temas pri personoj, kiuj sukcesas eniri alian kulturon tre tre profunde kaj komplete. Jen tri ekzemploj: Mi ofte diskutis per skajpo kun vjetnama amiko, Nguyen Thu, altnivela samideano, kiu organizis la hanojan UK-on en 2012 kaj bedaŭrinde forpasis. Foje dum diskuto li petis: „ĉu ni povus dum kelkaj minutoj paroli france?” Mi jesis, kaj povis konstati, ke li parolas la francan kiel denaskulo. Fakto estas, ke li studis en periodo, kiam Vjetnamio estis kolonio de Francio. Do dum jaroj li uzis la francan por lertiĝi kaj labori. Li estis dulingvulo kaj dukulturulo. Same mi volas mencii niajn koleginojn Maria Butan kaj Mariana Pitar el Rumanio. En tiu lando la franca estis kultura lingvo kaj ili lernis la lingvon kaj la kulturon je tre alta nivelo, mi devas vere admiri iliajn kapablojn. Ĉe tiuj du personoj mi povas konsciiĝi pri ilia nivelo pro la fakto, ke la franca estas mia lingvo. Certe ekzistas aliaj tiaj dukulturuloj, kies kapablojn mi ne povas mem taksi. Tie mi volas mencii Duncan Charters, kiu intimiĝis kun la hispana kulturo abunde kaj profunde. Gravas, ke en ĉiuj mondopartoj ni flegu nian denaskan kulturon, ni sciu pri ĝi, ni diskonigu, ke ĝi ekzistas. Gravas, ke la gepatroj kaj geavoj informu la infanojn, la idojn. Nuntempe ekzistas danĝero pro la invado de la angla lingvo. La danĝero estas ekstreme granda pro la fakto, ke tiu lingvo havas je dispono teknikajn ilojn, kiuj ne ekzistis en la pasinteco. Do ĝi disvastiĝas tutmonde kaj forte. Ni devas koni kaj flegi niajn lokajn kulturaĵojn. Kompreneble esperantistoj devas same flegi la Esperanto-kulturon; ili unue pensas pri la originala literaturo en Esperanto, niaj kantoj, niaj poezioj, niaj infanlibroj. Plie la internacia lingvo Esperanto ebligas aliron al multaj literaturaj verkoj el la tuta mondo, do pordoj malfermiĝas per ĝia uzo. Plie nia kulturo estas nia sento aparteni al tutmonda familio, estas nia respekto al ĉiuj aliaj kulturoj, solidareco kaj toleremo. Kia estas la rolo de instruistoj en tiu pripenso? Ĉu ni instruistoj devas prezenti nian kulturon al niaj gestudentoj? Ĉu tiu tasko estas eblo aŭ devo? Certe ni devas instrui la lingvon, tiel ke niaj studentoj kapablu uzi ĝin kaj fari ion per ĝi. Nia lingvo estas ilo. Aŭtovendisto vendas al vi ilon. La vendisto IPR 18/417
— página 18 del PDF —
ne diras al vi, kien vi iru per via veturilo. Mi konas EO-instruiston, kiu instruas nur la lingvon, kaj rifuzas prezenti la literaturon kaj mencii la movadon, la kongresojn… Ni devos diskuti pri tio. Ni havas plenan semajnon por fari tion. Permesu al mi ankoraŭ prezenti etan ĉapitron. En nia Movado ekzistas ekzamenoj. Ekzistas eĉ du tipoj de ekzamenoj. Ekzistas KER-ekzamenoj kaj ekzamenoj de ILEI/UEA. La pli malnovaj sed ankoraŭ uzataj estas la ekzamenoj de ILEI/UEA, temas pri movadaj ekzamenoj. Movadaj, ĉar kreitaj en la movado, de niaj du gravaj institucioj UEA kaj ILEI. Movadaj, ĉar agnoskitaj en nia Movado. Iu lernejestro povas sed ne devas agnoski ilin. En tiu tipo de ekzamenoj oni testas la kulturajn konojn de la kandidato, tio estas la konoj pri nia kulturo kaj nia movado. La aliaj ekzamenoj nomiĝas KER. Tio signifas Komuna Eŭropa Referenckadro. Kial eŭropa, kiam nia lingvo estas tutmonde uzata? Tiu KER-sistemo estas tiom bona, trafa, adekvata por taksi lingvokapablojn, ke en ĝi oni trovas ankaŭ la araban, la ĉinan, la japanan, la korean. Do ĝi daŭre nomiĝas eŭropa, sed ne plu estas nur eŭropa. Do Esperanto povas stari en tia abunda kaj varia lingvolisto. En la KER-ekzamenoj oni NE esploras la kulturajn konojn de la kandidato; oni esploras kaj taksas nur la lingvajn kapablojn, la komprenon, la paroladon, la skribadon. Povas sukcesi iu Esperanto-parolanto, kiu ne konas la nomon de Zamenhof…. Pro tio ILEI planas la aldonon de nova ekzamentipo, kiu nomiĝos KOMO. KO por Kulturaj konoj kaj MO por Movadaj konoj. Tiel fervoraj esperantistoj povos akiri KER-diplomojn pri siaj lingvokapabloj kaj ekzameniĝi ĉe ILEI pri siaj kulturaj kaj movadaj konoj. Nia kongresa semajno arigis multajn partoprenantojn, kiujn mi bonvenigas elkore. Tiu bunteco ebligos ideointerŝanĝojn, kiuj tutcerte estos fruktodonaj. Ni preparis buntan programon kaj plie scias, ke ankaŭ la koridoraj kontaktoj estos buntaj kaj valoraj. Certe ĉiu el vi havos la okazon prezenti sian kulturon, klarigi pri ĝi, kaj ekscios pri aliaj kulturoj. Kaj ni ĉiuj ekscios multon pri la hispana kulturo, pri la kulturo de nia gastiganta lando. Mi deziras al vi agrablan semajnon en Madrido. Mi dankas pro via atento.
IPR 18/418
— página 19 del PDF —
Solenaĵoj de WEI Yubin „Jado” (Ĉinio) Noto de Mireille GROSJEAN: En solenaj momentoj ni gvidantoj devas trovi solenajn vortojn, solenajn frazojn, kuraĝigajn parolojn. Ĉar en tiaj momentoj neniu interrompos nin, ni povas tiam esprimi bondezirojn, deklari pozitivajn rezultojn, montri la vojon, sugesti laboregon, eble eĉ fari kritikojn aŭ diri iom da riproĉoj, admonoj, skoldadoj. Ĉi-sube venas du tre kuraĝigaj tekstoj de S-ro WEI Yubin „Jado”, kiu estas lernejestro kaj havas en gravaj momentoj la eblon alparoli ĉiujn instruistojn kaj ĉiujn lernantojn kune. Imagu la homamason!
El retmesaĝo de Jado, nia ĉina sekciestro: Nia lernejo estas en la urbo Taiyuan, Shanxi provinco, centra Ĉinio. Nun en nia lernejo estas 1400 lernejanoj. En 2008 ni enkondukis Esperanton en nian lernejon, ĝis nun jam pasis dek jaroj. Esperanto vigligis la etoson de la lernejo, formis la specialan trajton de la lernejo diference de la aliaj. Lastatempe preskaŭ ĉiujare ni akceptas esperantistojn fremdlandajn, kio IPR 18/419
— página 20 del PDF —
famigis nian lernejon. En nia regiono multaj homoj eksciis pri Esperanto pro tio, ke iliaj infanoj kaj nepoj, parencoj kaj amikoj lernas en la Elementa Lernejo Baiyangshujie. Laŭ mi, estas tre bona afero por nia movado la fakto, ke eĉ se ili ne havas tempon lerni nian lingvon, ili eksciis, ke en la mondo ekzistas la neŭtrala lingvo Esperanto, kiu vivas kaj utilas. Parolo en la inaŭguro de 2-a Esperanto-Semajno de Elementa Lernejo Baiyangshujie Estimataj instruistoj, karaj lernantoj: Saluton! Hodiaŭ estas la 15-a de decembro 2014. Antaŭ 155 jaroj, iu saĝulo naskiĝis en la urbeto Bjalistoko de orienta Pollando. Post 28 jaroj li publikigis la Unuan libron en Eo sub la pseŭdonimo de „Doktoro Esperanto”. Ekde tiam la lingvo kun bela idealo kaj sento de la homaro venis en la mondon. Ĝia aŭtoro, D-ro Zamenhof, tiam skribis kun granda emocio: Ne al glavo sangon soifanta Ĝi la homan tiras familion: Al la mond’ eterne militanta Ĝi promesas sanktan harmonion. Tiu lingvo, per flugiloj de facila vento, flugis al ĉiuj lokoj de la mondo, ankaŭ en la korojn de la homaro. Post kiam Zamenhof forpasis, por memori lian kontribuadon al la homa paco kaj interkompreniĝo, ĉiujare oni celebras la 15an de decembro kiel feston de esperantistoj – la Zamenhofan Tagon. Ĝuste en tiu ĉi tago ĉi-jare malfermiĝis la 2-a Eo-Semajno de Elementa Lernejo de la Strato Baiyangshu. La agado estas ne nur omaĝo al Zamenhof, sed ankaŭ praktiko de lia ideo kaj apliko de lia lingvo. Mi esperas, ke vi ĉiuj aktive partoprenos en la aktivadon. Vi certe ion gajnos, aŭ en scio, aŭ en ideoj, aŭ en apliko de nia lingvo. Vi ĉiuj povos ion lerni, se vi deziras, kaj havos ian progreson. Al la infanoj, kiuj ŝatas Esperanton, mi volas diri: kiu volas, tiu povas, kaj kun persista lernado, vi sendube sukcesos. Kaj ankaŭ al la aliaj infanoj, kiuj ankoraŭ dubas pri la utileco de Esperanto, mi volas diri laŭ miaj propraj spertoj, ke Esperanto estas ne nur bela idealo por atingi la harmonian mondon, sed ankaŭ estas scienca, facila kaj utila lingvo. Posedante ĝin, vi povas trovi amikojn en la tuta mondo. En oktobro ĉi-jare, mi estis invitita de sinjorino Isikava Tieko, prezidantino de la japana sekcio de ILEI, kaj partoprenis en la 4-a internacia seminario de Orienta Azio. Dum la restado de 14 tagoj, multaj japanaj IPR 18/420
— página 21 del PDF —
esperantistoj min helpis, kaj mi neniom sentis min soleca. Mi egale kaj libere interparolis kun eksterlandaj amikoj pri eduka scienco, kio multe ĝuigas min. Nia aktivado ricevis gratulojn de pli ol 20 organizoj kaj personoj el diversaj landoj. Tio neniam okazus en aliaj elementaj lernejoj de provincaj urboj. Ĉu ĉio ĉi ne sufiĉas pruvi la utilecon de nia lingvo? Avino Bingxin, fama verkistino de moderna infanliteraturo, diris: „Kiu konas Esperanton, tiu konas la mondon”. Ni prenu la spiriton de ĉi-foja Eo-semajno „egaleco, amikeco, plurisma kunekzisto”, spertu Eo-kulturon kaj ĝin alproksimigu. Kaj pere de tio ni des pli atentu la abundajn kaj plurismajn kulturojn de la mondo. Mi deziras, ke vi havu novan trovon kaj pensmanieron en la aktivado por bone koni vin mem kaj la mondon. Fine mi deziras plenan sukceson al la 2-a Eo-Semajno de ElementaLernejo de la Strato Baiyangshu.
3) Parolo en la ferma ceremonio de la 2-a Esperanto-semajno de Elementa Lernejo de Baiyangshu-strato Karaj gelernantoj, karaj geinstruistoj: Saluton! Hodiaŭ, la 2-a Esperanto-semajno de Elementa Lernejo de Baiyangshu-strato skribos sian sukcesan punkton. En la mallonga tempo de la semajno, gelernantoj aktive partoprenis en la aktivadon, ĉu per verkoj, ĉu IPR 18/421
— página 22 del PDF —
per desegnaĵoj, ĉu per retumo, ĉu per prezento de programeroj, ĉu ankaŭ per partopreno en nedevigaj kursoj. El viaj belaj artikoloj kun klara stilo, el viaj gajaj kaj elegantaj pentraĵoj, el viaj bone redaktitaj manskribĵurnaloj, kaj ankaŭ el viaj radiantaj vizaĝoj vidiĝis viaj scivolemo kaj seriozeco. Per konkreta agado vi spertas, esploras, studas kaj komprenigas la ĉeftemon de nia aktivado, „Egaleco, Amikeco, Plurisma kunekzisto”, kaj ĝuis la plezuron ke mi partoprenas; mi ĝuas plezuron; kaj mi progresas, kio estos signifplena preparo por ekvelo al estonteco en via vivo. Kompare kun la pasinta Esperanto-semajno, la ĉi-foja aktivado havas apartajn trajtojn: Unue, la aktivado estas vaste atentigita, ĉar pli ol 20 organizoj kaj personoj el diversaj landoj sendis gratulleteron; due, la aktivado estas sufiĉe preparita. Ni plifruigis la aranĝon monate, kaj la propagandon semajne, pro tio ke la aktivado havas altan kvaliton kaj ricevis bonan efikon; trie, la aktivado formiĝis per diversaj manieroj, kaj havas multajn partoprenantojn. Ni okazigis prelegojn, konkursojn de verkado kaj pentrado ktp. Multaj gepatroj partoprenis en la aktivado kvankam ili estas okupitaj pro laboro kaj hejma mastrumado; kvare, la propaganda raporto estas ĝisdata. En la sekvanta tago, post la malfermo de la aktivado, la Taggazeto Shanxi ĝin raportis per foto kaj teksto. Ĝis nun, la aktivado jam estis raportita de diversaj raportaĵoj per apartaj formoj kaj lingvoj, inkluzive de El Popola Ĉinio, Ĵurnalo de Moderna Eduko, Matena Ĵurnalo pri Vivo,Reta Ĵurnalo de Novaĵo de Shanxi, Reta Ĵurnalo de Novaĵo de Taiyuan, ankaŭ de la reto Edukado.net ktp. Laste, la interna ideo de Esperanto estas pli vaste komprenata de la partoprenantoj. La aktivado al ni komprenigis, ke Esperanto ne nur estas lingvo, ĝi ankoraŭ estas bela idealo de la homaro, metodo kaj pensmaniero por solvi internaciajn problemojn. Ĉio ĉi ja estas nia celo de la Esperantosemajno. Mi opinias, ke lernejanoj de Elementa Lernejo Baiyangshu ne nur devas havi honestan sintenon, diligentan kvaliton, progreseman spiriton, sed tamen ili devas ankaŭ posedi pli vastan rigardon, kompatan koron por la tuta homaro, kaj la ideojn de egaleco kaj frateco. La aktivado baldaŭ fermiĝos. Mi esperas, ke vi, lernantoj uzos la scion, kiun vi lernis en la ĉi-foja aktivado en via praktiko, kaj lasos ĝin fariĝi via konstanta kvalito kaj aktiva spirito, daŭre vin kuraĝiganta, por ke via vivo estu pli bela kaj brila. Nun mi deklaras la sukcesan fermon de la dua Esperanto-semajno de Elementa Lernejo de Baiyangshu-strato. IPR 18/422
— página 23 del PDF —
Praktika utiligado de la silentaj filmoj de Chaplin II Daŭrigo kaj konkludaj komentoj. de Dennis KEEFE, Cullera, Hispanio En miaj artikoloj pri la utiligado de silentaj filmoj por la praktikigado de Esperanto, mi substrekis, ke tiaj filmoj povas esti uzataj en ĉiaj niveloj kaj de ĉiaj kursgvidantoj. Tio estas, se la lernanto estas komencanto, mezlernanto aŭ altnivela parolanto de Esperanto, tiaj filmoj povas helpi al li aŭ ŝi pli bone alproprigi al si Esperanton. Krome, se la kursgvidanto estas novsperta, mezsperta aŭ tre sperta instruisto, li aŭ ŝi povas sukcese utiligi la filmojn por praktikigi, aŭskultigante kaj paroligante, la gelernantojn. Kompreneble la enhavo de la leciono kaj la metodoj de la kursgvidantoj ne samas en malsamaj niveloj, kaj ne samas kun malsamspertaj instruistoj. Kiel videblis en la antaŭa artikolo, la vortoj utiligataj dum la leciono vastiĝas laŭ la lingvo-nivelo de la lernanto. Simile, la gramatiko kompleksiĝas, kiam la kurso iras de enhavo por komencanto al enhavo por progresantoj kaj por fluaj parolantoj de la lingvo. La metodoj de la kursgvidanto ŝanĝiĝas ankaŭ laŭ sperto kaj lia aŭ ŝia edukonivelo pri lingvo-instruado. Novulaj instruantoj, tamen, povas gvidi sufiĉe bonan kurson, spontane starigante simplajn demandojn pri tio, kio okazas en la filmo. Profesiaj instruistoj povas ankaŭ tiel fari, sed pli didaktike, pli efike, pli celstrebe. Krome, la profesia lingvo-instruisto scias, kiel rilatigi la bazan enhavon de la filmo kun kromaj enhavoj ene kaj ekstere de la klasĉambro, ne nur aŭskulte kaj parole, sed ankaŭ lege kaj verke. Nun en ĉi tiu lasta parto de la artikolo-serio pri la utiligado de silentaj filmoj por paroligi kaj praktikigi kurso-partoprenantojn, mi volas doni detalan ekzemplon de leciona DIALOGO inter la kursgvidanto kaj la gelernantoj. En ĉi tiu nereala, tamen realeca kurso, estas unu sperta kursgvidanto, kaj 12 meznivelaj kaj altnivelaj gelernantoj. Vi rimarkos, ke estiĝas abundaj demandoj, kaj kelkfoje la respondoj rekte rilatas la demandojn kaj kelkfoje ili iom plivastiĝas tuŝante aliajn temojn. Vi rimarkos ankaŭ, ke la kursgvidanto uzas nur unu parteton de la jam nelonga filmeto, nur 23 sekundojn, kiuj estas siavice dividitaj en du partojn. Se vi tralegas la suban, iom artefaritan dialogon, pensu pri tio, ke ege malmulte da filmo-rigardo povas estigi tre longan kaj sufiĉe profundan praktikadon. IPR 18/423
— página 24 del PDF —
Laste, sciu, ke tia dialogo ne eliĝas el antaŭpreparita materialo. Ne ekzistas skribita listo da demandoj, kiun la kursgvidanto devas sekvi. Tio ne signifas, ke la kursgvidanto ne antaŭpreparas sin, pensante pri eblaj demandoj, kontrolante specifajn vortojn ktp. Tio signifas nur, ke la instruisto devas sekvi la fluon kaj la ritmon de la gelernantoj kaj iliajn reagojn al ĉiu paŝeto, sceneto de la filmo. Nun, la konkreta ekzemplo, sekvata de edukaj komentoj. Bonvolu rigardi la filmeton unue, speciale la unuajn 23 sekundojn, ĉar la bildo sube ne rilatas tiun komencan parton.. Filmo: The Immigrant, 1917 (La Enmigrinto). Sceno: Gambling on the Ship (Hazardo-Ludado sur la Ŝipo). Subsceno: Playing Dice (Ludado per Ĵetkuboj)
Daŭro: 23 sekundoj. Fonto: https://www.youtube.com/watch?v=sg6VAJecvVs (ekde 00:01 ĝis 00:23 el 03:21). IPR 18/424
— página 25 del PDF —
K = kursgvidanto. Lx = lernanto 1 ĝis 12 (ekzemple, L1 estas lernanto 1, kaj L12 estas lernanto 12). F = Francisko, unu lernanto, kiu poste gvidas la kurson. (Unue, K, la kursgvidanto, vidigas nur la unuan parteton de la filmo, inter 00:01 kaj 00:15. Tion li eble faros pli ol unufoje, sed ĉiam nur ĝis la sekundo 00:15). K Ĉu Ĉoĉo nun manĝas? L1 Ne, li ne manĝas. Li jam antaŭe manĝis. K Ĉu li dormas? L,10 Ne, li ne faras tion. K Kion li faras nun? Ĉu li ludas kartojn, ŝakludon aŭ ĵetkubojn? L7 Li ludas ĵetkubojn. Li havas du kubojn en la mano. K Ĉu li estas sola, aŭ ĉu li ludas kun aliaj? L4 Li ludas kun aliaj pasaĝeroj de la ŝipo. K Ĉu vi pensas, ke Ĉoĉo gajnos aŭ perdos? L11 Mi pensas, ke li gajnos. Li ĉiam havas bonan ŝancon. L2 Mi ne konsentas kun vi. Mi kredas, ke li perdos! Li ofte havas tre malbonan ŝancon. L3 Mi havas alian opinion. Mi pensas, ke li gajnos multe da mono, do li ne plu estos malriĉa kiel nun, kaj poste li geedziĝos kun la bela virino, kiun ni vidis en la unua parto de la filmo. L9 Prave. Mi tute konsentas kun vi pri tio. Estas filmo de Holivudo. Probable la filmo havos feliĉan finon. K Bone. Mi vidas, ke vi ĉiuj havas diversajn opiniojn. Ni voĉdonu: Kiuj el vi opinias, ke Ĉoĉo gajnos la ludon? Levu la manon. K Kaj kiuj pensas kontraŭe: Ke li perdos? K Do, kvin el vi opinias, ke li havos sukceson, kaj sep el vi kredas kontraŭe: ke li malsukcesos. Ni rigardu plu. Nun, ni spektu la sekvajn 8 sekundojn de la filmo. Poste vi diros al mi, kio okazis. (Intertempe, la kursgvidanto montras kelkajn pliajn sekundojn de la filmo kaj haltigas ĝin. Specife nur la sekundojn ĝis 00:23). K L5 L8 K
Ho ve! Kio ĵus okazis? Ĉoĉo gajnis, sed. . . . Sed li certe bedaŭros tion! Kio? Kio estas la problemo? IPR 18/425
— página 26 del PDF —
L5 Unu el la kunludantoj ne estas kontenta. Li koleras. Li estas furioza. Li batis la tablon kaj preskaŭ rompis ĝin. K Kial li tiom koleras? L9 Mi ne scias. Mi ne estas certa. Eble li ne plu havas monon. Eble li perdis ĉion, kion li havas. Se mi estus Ĉoĉo, mi forkurus tuj. K Priskribu iomete la gajninton, kaj ankaŭ la perdinton. L12 Tiu, kiu gajnis, do Ĉoĉo, estas malalta kaj malgranda, kaj havas lipharojn. Mi pensas, ke li estas bonkora, sed iom ruza. Tiu, kiu perdis, estas relative alta, relative dika, verŝajne tre forta, kaj havas barbon. Kaj mi pensas, ke li estas iom stulta, kaj tute ne bonkora. Li certe estas fiulo, kaj eble li estas krimulo! K Kaj nun, pensu pri tio, kio ĵus okazis, kial vi scias, ke tiu fortulo estas tre kolera? L3 Ĉar li preskaŭ rompis la tablon. Kaj rigardu lian vizaĝon. Tiu homo tute ne kontentas. K Bone. Kaj nun, iom detala demando: Ĉu tio estas vera tablo, aŭ ĉu estas iaspeca skatolo? L9 Ŝajnas, ke ĝi estas ia skatolo, ia granda skatolo por transporti aĵojn sur ŝipo, ekzemple. Eble ene estas varoj por vendi, aŭ iloj por la ŝipo. K Bone. Nun, karaj gelernantoj, estas via vico. Francisko, se vi volas, nun vi estas la instruisto. Starigu demandojn al viaj kunlernantoj pri la partoj de la filmo, kiujn ni ĵus spektis. Mi ne plu diros ion ajn. Vi, Francisko, estas la instruisto. Ĉu vi volas? F Nu, bone, mi provos! Nu, mi ne estas lingvo-instruisto, tamen kiel vi scias, mi instruas historion kaj geografion en la mezlernejo. Karaj gekursanoj! Saluton! En la filmo, ĉu vi rimarkis per kiu mano Ĉoĉo ĵetas la ĵetkubojn? L1 Mi tute ne rimarkis. Eble li uzis ambaŭ manojn. L12 Mi pensas, ke li faras tion per la maldekstra mano. F Ĝuste. Sed, ĉu tio signifas, ke li estas maldekstrulo? L1 Eble jes, eble ne. Eble li faras ĉion alian per la alia mano: skribas dekstramane, manpremas dekstramane ktp. L10 Mi konsentas kun vi pri tio. F Nu, alia temo nur iomete rilata al la filmo. Ĉi-foje pri vi. Ĉu vi iam ludis ĵetkubojn? L5 Mi ne, sed mia frato faris tion. F Kio okazis? L5 Li gajnis 50 eŭrojn. Li havis multe da ŝanco. IPR 18/426
— página 27 del PDF —
F Bone. Nun, kiu povas diri al mi, kio povas okazi poste en la filmo? Divenu la sekvantan parton. L6 Mi pensas, ke la barbulo eble frapos Ĉoĉon, sed Ĉoĉo estas tre ruza. Se estos lukto, li gajnos. L1 Mi ne kredas tion. Mi pensas, ke ili poste ludos kartojn, ĉar mi vidis antaŭe la tutan filmon. F Nu, bone. Sed imagu, ke vi NE scias, kio okazos. Ludu iomete. Divenu. Uzu vian fantazion. . . . K Tre bona laboro, Francisko. Vi estas bona instruanto de Esperanto. Eble venontmonate vi povos gvidi nian kurson. Kaj nun mi vidas, ke nia tempo elĉerpiĝas. Por via hejmtasko ĉi-semajne, bonvolu elekti unu el la sekvaj taskoj. Mi skribos ilin sur la nigra tabulo, jen: Aŭ Hejmtasko I: Skribu dupaĝan resumon de unu sceno de la filmo La Enmigrinto. Aŭ Hejmtasko II: Imagu, ke vi devas modernigi tiun filmon. Aliigu ĝin en voĉan filmon. Skribu dialogon de unu sceno. Maksimume 2 paĝoj. Aŭ Hejmtasko III: Imagu, ke vi estas unu el la ĉefaj rolantoj de la filmo La Enmigrinto. Skribu pri via vivo en la filmo. K Do, karaj gelernantoj, tio estas ĉio por hodiaŭ. Havu bonan semajnfinon, kaj ĝis la venonta semajno. Komentado: En ĉi tiu mallonga dialogo, vi konstatas, ke ĉio povas okazi en Esperanto. Ne bezonatas tradukoj, ĉar la filmoj kaj la gestoj de la aktoroj estas tute klaraj; tio estas, la gelernantoj bone komprenas ĉion, kio okazas. Krome vi vidas, ke la dialogo tute ne estas antaŭplanita de la kursgvidanto. La interparoladoj estiĝas spontane, kaj ĉiu demando kaj ĉiu respondo dependas de la ĝusta kunteksto: en kiu loko oni troviĝas en la filmo (sur la ferdeko de la ŝipo, en la manĝejo, ĉe la ĵetkuba ludejo ktp); kiajn demandojn la kursgvidanto emas starigi (tio varias laŭ la reagoj de la individuaj lernantoj); kiel sentas sin la gelernantoj ĝuste en tiuj momentoj; kaj kion vidis la gelernantoj antaŭe, kaj kion vidos ili poste en la filmo. Ĉu hodiaŭ ili ĉiuj estas bonhumoraj, aŭ eble, pro io estas iomete streĉitaj aŭ estas alia influofaktoro prikonsiderinda? Ankaŭ klare videblas, ke la dialogo, kvankam ĝi komenciĝas sub la gvido de la instruisto aŭ instruanto, transiras al la gelernantoj mem. Ĉe la komenco de la lerno-sesio, la kursgvidanto respondecas; ĉe la mezo, la gelernantoj mem prenas la respondecon; ĉe la fino, la kursgvidanto povas repreni la gvidon, IPR 18/427
— página 28 del PDF —
resumante, komentante, donante anekdotojn, priparolante stilon, donante hejmtaskon ktp. Krom ĉio ĉi prinotu, ke Francisko, la lernanto, kiu meze de la dialogo prenas la rolon de kursgvidanto, starigis tre lertajn demandojn, kaj afable kaj lerte gvidis la konversacion de unu temo al alia kaj ankaŭ etendis la konversacion ekster la filmo mem, revenante al la filmo poste. Francisko estas bona instruisto. Li sekvas la stilon de la kursgvidanto, kiu ankaŭ estas afabla, helpema kaj celas paroligi la gelernantojn. Menciindas, ke la supra konversacio ne enhavas erarojn. Tio NE estas normala, speciale je la baza kaj meza niveloj. La temo eraro-korektado, tamen, estas tre longa diskutotemo, kiun profesiaj instruistoj dum jardekoj debatadis. Ĉu korekti aŭ ne korekti? Ĉiam, neniam? Dume, poste? Parole, skribe? Supraĵe, detale? Mi rekomendas, ke aŭ vi faru la tutan lecionon sen korektado de eraroj, aŭ ke vi korektu kelkajn OFTAJN erarojn POST la leciono, ne dume. Interrompi tre interesan kaj sukoplenan konversacion pri genia filmo de Chaplin povas iom ĝeni. Sed ĉiaokaze, sekvu viajn spertojn kaj emon; sekvu vian intuicion en ĉiu momento, sed provu resti en la filmo kaj ne estigu tradician gramatikan lecionon sur la dorso de amuza filmo. Silentaj filmoj ne estas la ĝusta momento por troa korektado.2 Bonvolu memori, ke la supraj skizoj kaj ekzemploj estas nur unu parto de bona kurso, speciale se la lernado daŭras longan tempon. La filmoj apartenas al la praktikiga parto de la leciono kaj ne al la instruada parto, kie la kursgvidanto pritrakas detalajn gramatikaĵojn. Filmo kaj dialogo povas esti la ĉefa materialo de la paroliga leciono (ĉar, kiel komentite lastartikole, filmoj estas ege pli efikaj ol simplaj bildoj), sed pripensindas ankaŭ aliaj eroj, aliaj taskoj, aliaj aliroj. Mi donos kelkajn ekzemplojn. La kursgvidanto povas doni skriban taskon, dirante: Nun en la venontaj 30 minutoj, skribu resumon pri ĉio, kion ni vidis en la filmo. Tiu skriba laboro povas esti, ankaŭ, hejmtasko. Alia eblo estus skribi tekston da la paroladoj de la aktoroj kaj prezenti la tuton kiel teatraĵon; tia teatroverka skribaĵo povas prepariĝi en grupoj de du, tri aŭ kvar kursopartoprenantoj. Tria eblo estus skribi reagon al la filmo, prikomenti la enhavon ktp. Alia eblo estas, kiel hejmtasko, serĉi aldonan materialon, ekzemple, el Vikipedio, pri la filmo mem, pri Charlie Chaplin, aŭ pri silentaj filmoj ĝenerale kaj, post unu aŭ du 2
Noto de Mireille Grosjean: tri el miaj artikoloj traktas ekzakte tiun taskon de la instruisto: en IPR 2014-2, en IPR 2015-2 kaj en IPR 2015-4. Ili troviĝas tie: http://www.ilei.info/dok/peddok.php
IPR 18/428
— página 29 del PDF —
semajnoj, dediĉi kurson al raportetoj pri tiaj temoj. Estas senfinaj manieroj plibonigi, pliprofundigi, plivastigi la lecionon. Resume: Vi ne bezonas esti profesia lingvo-instruisto por utiligi la filmojn de Charlie Chaplin por helpi al vi paroligi partoprenantojn en viaj kursoj de Esperanto. Ĉoĉo faras la duonon de la laboro por vi. Li ege klare montras la situacion kaj, kunlabore kun li, via rolo centriĝos en la kursgvidado: instigi homojn paroli pri la filmo kaj eventuale pri aliaj aferoj, kiuj rilatas la filmon. Viaj gelernantoj ne nur lernos kiel paroli Esperanton pli flue kaj pli esprimoplene, ili ankaŭ ĝuos kelkajn el la plej interesaj, amuzaj filmoj iam ajn faritaj. Ili ridos kaj la kursotempo glate fluos kaj eĉ flugos. Se vi nun instruas kurson de Esperanto, provu meti kvin minutojn da senvoĉa filmo en vian lecionon. Se tio kaj la paroliga efiko bone sukcesas, provu meti tian materialon en ĉiujn viajn lecionojn. Post kiam vi lernos kiel bone utiligi senvoĉajn filmojn, vi povos pli kaj pli longigi la tempon, kiun vi uzas por ili. Vi eĉ povos fari tutan kurson per la filmoj de Charlie Chaplin, sed tio estas alia temo por alia momento. Bonan instruadon, kaj ĉefe bonan paroligadon kun via helpanto Charlie Chaplin!
Ardo kaj pasio de Mireille GROSJEAN, Prez. de ILEI En Madrido ni havis la okazon gustumi ardon kaj pasion ĉe niaj talentaj hispanaj kolegoj. Tio ĉefe okazis dum unu el la vesperoj de nia Kongreso en la hispana ĉefurbo: „Vivu la teatro!” La poeto, artisto kaj reĝisoro de tiu spektaklo, supozeble ankaŭ la kreinto de tiu farmaniero, stilo, evento, estas Miguel Fernández. Kunlaboris brile Ana Manero kaj Miguel Guttiérez Adúriz /Liven Dek. La vespero ebligis al ni la kongresanoj aŭdi deklamadojn prezentitajn de diversaj partoprenantoj el la kongresanaro. Miguel sukcesis instrui al ili la farmanieron, kiu gvidas al ne forgesebla spektaklo: la deklamontoj elektas poemon aŭ prozeron en rilato kun la vespera temo, kiu en Madrido estis „virinoj”. Miguel elektas muzikon por ĉiu parto. La deklamonto iras al la scenejo; en tiu momento aŭdiĝas la muziko en rilato kun la deklamota teksto. La deklamonto iras al sia mikrofono, sed restas 2 metrojn staranta malantaŭ ĝi. Muziko sonas kaj etoso estas naskiĝanta. La deklamonto fariĝas deklamanto paŝante ne flankiĝante, digne kaj solene al la mikrofono. Lerta teknikisto mallaŭtigas la muzikon kaj aŭdiĝas la literatura IPR 18/429
— página 30 del PDF —
teksto sur akompananta muzika mallaŭta tapiŝo. Post la fino de la prezento la deklaminto retropaŝas trankvile kaj la muziko aŭdiĝas pli laŭte. La admirantaj aŭskultantoj spiras post koncentriĝo. Miguel mem deklamis siajn poemojn kun tiu hispaneca ardo kaj pasio. Ĉiuj estis kortuŝitaj, kiam japanino kaj ĉinino deklamis tekstojn de Verda Majo, japanino pacbatalanto, kiu edziniĝis al ĉino kaj el Ĉinio dum la dua mondmilito apelaciis al paco alparolante la japanajn soldatojn militantajn en Ĉinio. (Memoru la tekston de la Komuna Legado de ILEI 2017). Tekstoj de Marjorie Boulton ne mankis. Amuzaj skeĉoj de Liven Dek ne mankis kaj alportis humuran momenton tre ĝuindan. En tiu vespero, en tia vespero, ni ne nur ĝuis eventon, sed niaj literatureroj naskiĝis al reala vivo, eliris el la literoj, frazoj, versoj kaj libroj por soni al niaj oreloj kaj tuŝi nian koron. Koran dankon al ĉiuj artistoj! En Lisbono okaze de la UK iom simila evento okazis, ĉar la sama skipo gvidis la solenan finon de la Belartaj Konkursoj de UEA. La kongresanoj povis ankaŭ malkovri tian eventon kaj aŭdi kortuŝajn deklamadojn. En Lisbono okazis la Tago de la Lernado, organizita de ILEI kaj evoluanta dum la tuta mardo. Tie ankaŭ okazis deklamado tute ne atendita, sed forte aplaŭdita. Nia kubdevena kolego Julián Hernández Angulo havis prezenton pri la kultura dimensio de Esperanto dum la instruado de Esperanto en Kubo. Fine de sia prezento li deklamis poemon sian „Mia Esperantujo” arde kaj pasie, tiel ke la publiko preskaŭ ploris. Ĉar mi en Lisbono devis reĝisori la Internacian Artan Vesperon, mi petis de li, ke li tie ankaŭ deklamu sian poemon. Tion li faris. Tamen ofte la dua fojo ne tute similas al la impresa unua fojo. Okazis, ke la mikrofono iom pendis antaŭ li, kaj la teknikisto ne povis korekti tion, do restis por teni la mikrofonon dum la deklamado. En la unua vico Nelida Weidmann filmis, kiu nun (en oktobro) estas muntanta filmeton pri tiu prezento de Julián. Fakto estas, ke tiu belega kaj inspira teksto de Julian fariĝis nia Komuna Legado okaze de la Tago de la Libro, la 15-a de decembro 2018. La filmo de Nelida aperos en la YouTube-kanalo de ILEI: „Esperanto + Edukado ILEI”. Tiu programo de ILEI nomita Komuna Legado havas ankaŭ sian Facebook-paĝon. Kaj nun kio por ni instruistoj? Ĉu ni nur sidas en la publiko kaj aŭskultas deklamantojn? Tute ne. Ni instruas, tio estas, ke ni devas prezenti ĉiun tagon novan programon (mi ne diras „spektaklon”) al la sama publiko, nia klaso. Ni komprenas, ke tio estas giganta defio. Kompreneble ni devas zorgeme prepari niajn lecionojn, niajn klarigojn, niajn ekzercojn, la etajn paŝojn digesteblajn de niaj gestudentoj. Kompreneble ni ne devas eksplodi el nia entuziasmo kaj ĝeni la klason per tro subjektivaj krioj kaj troigitaj IPR 18/430
— página 31 del PDF —
tielnomataj faktoj. Kompreneble ni devas sobre, digne kaj prudente instrui kaj trovi fulmrapide la taŭgajn respondojn al la demandoj de la scivolemaj lernantoj. Sed ardo kaj pasio devas animi ankaŭ nin, doni al niaj frazoj flugilojn, por ke ili ne nur atingu la cerbon de niaj studentoj, sed ankaŭ la koron. Tiel kaj nur tiel niaj lernantoj memoros pri la enhavo de niaj atentokaptantaj lecionoj. Ĉar la instruado povus okazi, kaj jam okazas foje, ankaŭ per robotoj, per komputilprogramoj. Tiuj kursoj portitaj de modernaj iloj povas esti tre bone konstruitaj. Sed mankas al ili ardo kaj pasio por kortuŝi la lernantojn. Iu florbukedo subite aperanta sur la ekrano okaze de sukceso ne same efikas.
Komuna Legado okaze de la Tago de la Libro, la 15-a de decembro 2018 Post Tibor Sekelj (2016) kaj Verda Majo (2017) aperas en 2018 Julián Hernández Angulo el Kubo. Li estas profesoro pri pedagogio, sed ankaŭ kantisto kaj poeto. En Lisbono, kadre de la UK, ni povis malkovri unu el liaj tekstoj: „Mia Esperantujo”. Jen nia teksto por la nuna jaro. Tiu teksto estas konfeso lia, belega brila himno al nia kara lingvo. Tiu teksto kortuŝos nin, informos nin kaj donos al ni multajn diskuttemojn por niaj kursoj kaj renkontiĝoj. Eble vi sentos emon verki pri la sama temo… En tiu kazo bonvole sendu vian tekston al la redaktejo de IPR. Se en viaj kursoj aŭ diskutrondoj aŭdiĝas interesaj komentoj, bonvole sendu ilin ankaŭ al ni. Se vi kreas demandaron por viaj studentoj pri tiu teksto de Julian, bonvole sendu ilin al ni kaj ili aperos en la Facebook-paĝo „Komuna Legado okaze de la Tago de la Libro ILEI” kaj en nia retejo www.ilei.info.
Mia esperantujo de Julián HERNÁNDEZ ANGULO (Kubo) Mia esperantujo estas la detaloj, kiujn mi ne preteratentas, por ke la movado pli kaj pli evoluu kaj fruktojn donu kaj por ke kresku en niaj membroj sento de aparteno… Mia esperantujo estas la faktoj, kiujn mi produktas kaj kreas, por ke nia lingvo estu pli sencohava kaj konvinkoveka… IPR 18/431
— página 32 del PDF —
Mia esperantujo estas la aranĝoj, en kiuj mi partoprenas, por doni kaj ricevi, por lerni pri historio kaj kulturo de mia eta lando, por dividi spertojn kaj por nutri mian esperantistecon kaj animon… Mia esperantujo estas miaj oftaj kontaktoj kun esperantaj libroj kaj alispecaj materialoj, kiuj igas min pli kompetenta kaj klera kaj faras mian verdan vivon prospera… Mia esperantujo estas miaj ĉiutagaj etaj kontribuoj al la asocio kaj al la monda komunumo, ĉu varbante, ĉu parolante kun novuloj, ĉu verkante, ĉu esplorante, ĉu respondante leterojn, ĉu gastigante samideanojn, ĉu ĉiĉeronante vizitantojn, ĉu akceptante diferencojn de la aliaj, ĉu helpante ĉiujn diversmaniere… Mia esperantujo estas la amikeco, kiun mi konstruas, kiu igas min senti hejme pli kaj pli homa, pli gaja kaj pli feliĉa aliloke, alilande,… Mia esperantujo estas mia bona kaj malbona uzado de la akuzativo, mia nekompreno de korelativaj vortoj, miaj ludoj per prefiksoj kaj sufiksoj, miaj timoj paroli, mia kuraĝo deklami, miaj ĝuoj kunkanti, nia libroservo, nia biblioteko… Mia esperantujo estas mi, vi, ŝi, li kaj la aliaj, ni duope, triope, kvarope, okope, dekope kaj pliope, kiuj Esperante klubas, interparolas, praktikas kaj eĉ geedziĝas… Mia esperantujo estas miaj trajtoj kaj viaj trajtoj kaj la pontoj kreataj de ni, por ke nia lingvo iru antaŭen… Mia esperantujo estas kiel mi subordigas kelkajn miajn ŝatojn kaj preferojn por la bono kaj prospero de la grupo, de la kolektivo, de la rondo familia, de la asocio, de la komuna ideo. Mia esperantujo estas la pioniroj kaj nepioniroj, kiuj daŭre kreas esperantistajn valorojn, por ke niaj celoj estu pli plenumeblaj, aŭdeblaj kaj kompreneblaj de eksteruloj kaj por ke niaj idoj sentu sin pli dankemaj kaj fieraj pri ni… Mia esperantujo estas niaj aranĝoj, niaj renkontiĝoj, niaj kongresoj, niaj deziroj, ke Esperanto progresu kaj estu ideo pli komprenebla por ĉiuj… Mia esperantujo estas via kaj mia Zamenhof, via kaj mia flago, via kaj mia himno, viaj kaj miaj simboloj, viaj kaj miaj pioniroj kaj elstaruloj…
IPR 18/432
— página 33 del PDF —
Mia esperantujo estas vi, li, ŝi, ni, ili kaj mi. Niaj virtoj kaj malvirtoj, niaj klopodoj kaj atingoj, nia lingvo, nia lingvo, nia lingvo. Mia esperantujo estas Mi estas Esperanto, Mi estas Esperanto, Mi estas Esperanto.
Dialogo inter Luiza CAROL kaj Mirejo GROSJEAN
DEK JAROJ EN ESPERANTO-LANDO – parto 6 lasta En 2015 Luiza verkis eseon, rande de kiu Mirejo komentas kaj faras demandojn, kiujn Luiza respondas. (La unuaj 5 partoj aperis en antaŭaj numeroj) Luiza: MIAJ KONKRETAJ SURPRIZOJ Nun mi listigu kelkajn el miaj plej gravaj konkretaj surprizoj dum la unuaj dek jaroj de esploro. § En neniu alia literaturo mi trovis tiom multajn epopeojn kaj epopeecajn verkojn! Ĝis nun mi malkovris 8 tiajn longajn belegajn versajn verkojn en Esperanta literaturo. Inter ili troviĝas „Poemo de Utnoa” de Abel MONTAGUT, unu el la plej emociantaj literaturaj majstroverkoj, kiun mi renkontis en mia tuta vivo en ajna lingvo. Ankaŭ la aliajn longajn Esperantajn eposojn mi tre alte pritaksas. Bedaŭrinde, el „Uranogedio” de Johano RICCI, mi povis legi nur etan fragmenton en antologio, ĉar oni neniam publikigis la tutan manuskripton. Tiu ĉi estis alia surprizo, ĉi-foje malĝojiga. Similan situacion en neniu alia kulturo mi renkontis ĝis nun: verko, kiu havas grandan historian valoron (ĉar ĝi estas la unua Esperanta epopeo, verkita en 1921) kaj plej verŝajne ankaŭ grandan artecan valoron (ĉar la fragmento, kiun mi legis, ŝajnas tre bela kaj originala) kuŝas enprizonita en manuskripta formo en iu skota biblioteko! Mi esperas, ke iam (kiam?) oni organizos seriozan agadon por „liberigi” la pli ol 400-paĝan epopeon de RICCI… § Mi renkontis en la Esperanta literaturo kelkajn el miaj plej ŝatataj baladoj: „Minstrelo kun ĉongurio” laŭ gruza popola fabelo, „Meng Ĉiang kaj Van” laŭ ĉina popola fabelo (ambaŭ el la volumo „Ĉielarko” de Julio BAGHY), IPR 18/433
— página 34 del PDF —
„Teruro” laŭ islanda popola fabelo (el la poemaro „Nevideblaj fontoj” de Baldur RAGNARSSON) k.a. § Mi ŝatas fablojn kaj emas re-rakonti al miaj genepoj tiujn, kiujn mi preferas. La originala Esperanta literaturo aldonis al mia stoko kelkajn perlojn en tiu ĝenro: la versajn fablojn „Ezopa saĝo” de Kolomano KALOCSAY kaj „Kritiko” de Reto ROSSETTI, la prozan fablon „La suno kaj la flava floreto” de Lenke SZÁSZ k.a. § Antaŭ ol ekkoni la originalan Esperantan literaturon, mi ofte opiniis, ke, se la rumana kulturo estus tiom vaste konata en la tuta mondo kiel la itala kaj la angla, verŝajne la rumanaj sonetoj de Vasile VOICULESCU estus same famaj kiel tiuj de PETRARCA, MICHELANGELO, SHAKESPEARE… Nun mi povas diri la samon pri la sonetserio „Amaraj sonetoj” de Marjorie BOULTON. Mi amege ricevis tiujn ĉi sonetojn en mian koron, pro la delikata humuro kaj memironio, kiu malkaŝiĝas subite nur en la lastaj du vortoj, disvastigante dolĉ-amaran lumon sur la tutan antaŭan tekston. Mi ne povas imagi ajnan leganton, kiu ne sentus la bezonon legi tiun sonetserion ankoraŭfoje, ĉi-foje kun dolĉ-amara rideto sur la mieno… Cetere, se oni petus min elekti la plej artecan modelon de flua, perfekta kaj simpla Esperanto, mi senhezite elektus tiun ĉi sonetserion. Instruistoj pri Esperanto povas rekomendi ĝin al komencantoj post nur ĉ. 2 monatoj de lernado, kondiĉe, ke temas pri plenkreskuloj. La enhavo ne taŭgas por infanoj aŭ adoleskantoj. La plenkreskuloj povas ĝui tiun legaĵon dum tre frua etapo de lernado, kun la sento, ke ili jam konatiĝas kun grandvalora trezoro de la originala literaturo en Esperanto. § La „Dialogo” de Julia SIGMOND estas speco de libro, kiun mi neniam vidis en alia kulturo! La kortuŝa 26-linia poemeca dialogo, verkita originale en klara kaj flua Esperanto kaj tradukita fare de samideanoj en 52 lingvojn, estas laŭ mi tre taŭga por informi plenkreskulojn pri Esperanto. Instruistoj povas uzi ĝin ekde la unua monato de instruado, por plenkreskaj lernantoj. § En mia koro ekzistas multaj geografiaj spacoj, kiujn mi neniam vizitis. Tamen ili ja ekzistas por mi kaj mi amas ilin, danke al dokumentaj kaj artaj filmoj, muzik- kaj danc-spektakloj kaj literaturo. Kiam mi pensas nun pri Islando, miaj unuaj mensaj asocioj estas ligitaj kun la poemoj de Baldur RAGNARSSON. Kiam mi pensas nun pri la afrika kontinento, miaj unuaj mensaj asocioj estas ligitaj kun la poemoj de Edwin DE KOCK. Mi ja sentas, ke tiuj du elstaraj esperantistaj poetoj signife malfremdigis siajn denaskajn landojn en mia koro. IPR 18/434
— página 35 del PDF —
§ Kantoversaĵoj estas la plej malfacile tradukeblaj beletraĵoj. Por traduki ilin, oni devas konservi kaj la akcentojn de la originala lingvo kaj la muzikakcentojn. Fari tion sen ŝanĝi iomete la enhavon de la versaĵoj… preskaŭ maleblas. Tial mi opinias, ke la originalaj kantoj ege gravas por senti la kernan karakteron de ajna kulturo. Niatempe, eksmodiĝis la kutimo parkeri poemojn. Tamen, ŝatatajn kantojn oni parkerigas senintence, almenaŭ parte. Tial, rekomendi kantojn al lernantoj povas esti tre efika instrumetodo, kondiĉe, ke la tekstoj estu verkitaj en tre flua kaj ĝusta lingvo. Kompreneble tia metodo taŭgas nur por tiuj lernantoj, kiuj ŝatas la koncernan muzikon. Mia plej ŝatata Esperanta kanto estas „Ludoviko” de Georgo HANDZLIK. § Mi ŝatas mikronovelojn. Mi legis milojn da ili en diversaj lingvoj kaj pere de tradukoj. Se mi demandas min nun, kiun el ili mi preferas, la unua, kiu venas en mian memoron, estas „Ne ekzistas verdaj steloj” de Liven DEK. § Min aparte interesas la historia periodo, kiam kristanismo ekdisvastiĝis en Eŭropo. Mi spektis pri tio dokumentajn aŭ artecajn filmojn kaj legis kelkajn atentokaptajn historiajn beletraĵojn. Unu el la plej interesaj historiaj romanoj rilate tiun temon ŝajnas al mi „La ŝtona urbo” de Anna LÖWENSTEIN. Mi ege ĝojus spekti filmon bazitan sur ĝi. La teksto ŝajnas al mi tre taŭga por aliformigo en filman scenaron. § Mi trovis belegajn scienc-fikciajn prozaĵojn en la Esperanta literaturo: novelojn de KONISI Gaku, István NEMERE k.a., romanojn de Jean FORGE, Sándor SZATHMÁRI, Julia SIGMOND kun Sen RODIN k.a. § Mi trovis bonegan psikologian romanon pri internacia paro, kiu uzas Esperanton kiel sian hejman lingvon. Temas pri „Ombro sur interna pejzaĝo” de Spomenka ŜTIMEC, kiun laŭ mi indus traduki en ĉiujn etnajn lingvojn, ĉar tia romano informas pri la socia fenomeno nomata „Esperanto” pli ol iu ajn prelego. § En neniu alia literaturo mi trovis tiom grandan procenton de beletraĵoj pri ekologio, naturprotektado kaj vegetarismo. La plej gravaj ŝajnas al mi la scienc-fikcia epopeo „Poemo de Utnoa” de Abel MONTAGUT, la novelo „La kokido” de Istvan NEMERE kaj la scienc-fikcia romano „Libazar kaj Tero” de Julia SIGMOND kun Sen RODIN. § Mi trovis belegajn amuzajn kaj facilajn aventur-romanojn de Jean FORGE, LORJAK, Claude PIRON k.a.
IPR 18/435
— página 36 del PDF —
§ Mi trovis en Esperanta literaturo malnovan ĝenron, kiu ŝajnas malaperinta en niatempaj kulturoj: temas pri la filozofia dialogo. „Dio, Psiĉjo kaj mi” de Claude PIRON estas ĝuste tia beletraĵo, kiu tamen tute ne impresis min kiel eksmoda. Ĝi ŝajnis al mi ege emociiga fantaziaĵo, preskaŭ scienc-fikcia priskribo de iu originala, poemeca spiritisma vizio, en kiu interplektiĝas aŭtobiografiaj elementoj. § Je mia surprizo mi trovis en Esperanta literaturo klasikan versan dramon, respektantan la aristotelajn regulojn pri unuecoj de spaco, tempo kaj agado! Temas pri la elstara klasikaĵo „Klitemnestra” de Maŭro NERVI. § Krom biografiojn kaj intervjuojn mi legis ankaŭ kelkajn beletraĵojn pri la familio ZAMENHOF. El tiuj min aparte emociigis la dramo “Ni vivos” de Julio MODEST, kiu fokusiĝas sur la fascinan personecon de Lidja ZAMENHOF. § Relative multaj Esperantaj beletraĵoj estas verkitaj precipe por infanoj. Ilin legas ankaŭ plenkreskuloj, ĉu por sia propra plezuro, ĉu por plezurigi siajn gefilojn, genevojn, genepojn ktp. Mi legas tiajn librojn kaj por mi mem, kaj por rakonti ilin al la genepoj. Laŭ mi tio estas bona metodo informi ilin almenaŭ pri la fakto, ke Esperanto estas vivanta lingvo, kiun ilia avino scipovas kaj amegas. Esperantaj rakontoj de Tim WESTOVER, Julia SIGMOND, Amir NAOR k.a. junigas mian koron, amuzas miajn genepojn kaj pensigas nin kune pri la vivo. Mirejo: Kara amikino! Vi verkis panoramon pri nia literaturo, kun trafa analizo de ĝenroj. Mi tre gratulas kaj dankas al vi pro via interesa eseo. Vi aldonis ie tie sugestojn por instruistoj, kiuj tutcerte interesos niajn legantojn. Kion mi aldonu? Miaj konoj etas kompare kun viaj, do mi lernis pri nia literaturo legante vin. Pro tio mi estas tre kontenta, ke tiu eseo aperas nun en nia organo IPR. Same mi en mia Esperanta vivo malkovris kaj ŝategas la romanon „Ombro sur interna pejzaĝo” de Spomenka ŜTIMEC. Same mi malkovris kaj ŝategas la poemojn de DE KOCK. De afrikaj esperantistoj mi ricevis kelkfoje verkojn; tamen ili IPR 18/436
— página 37 del PDF —
ofte estas ne finverkitaj, la ĝenro estas ne tre klare difinita. Unu altiris mian atenton: „Soldatinfano” de Gilbert NIYUKURI el Burundo; tiu dekpaĝa verketo, novelo, devus aperi en verko pri la suferoj de la regiono de la grandaj lagoj, verko bukedeca kun kontribuo de diversaj aŭtoroj; mi havas ĝin en preparo; temas pri „Lagoj kaj Larmoj”. Tamen mankas al mi tempo por finverki kaj finredakti ĝin bedaŭrinde. Refoje dankon, kara Luiza!
El kiu fonto vi trinkas? de Mireille GROSJEAN (Svislando) Mi esperantistiĝis en 1985. Tuj poste komenciĝis miaj kontaktoj kun esperantistaj afrikanoj. Okaze de tio venis al mi jena peto: „Vi eŭropanoj devas nepre verki resumojn en ĉiuj sciencoj, tiel ke ni en Afriko povus aliri al scioj per nia kara lingvo Esperanto. Tiel ni evitos la uzon de la koloniaj lingvoj la angla, la franca, la portugala…” Mi bone komprenis tiun bezonon. Sed mi ankaŭ bone antaŭvidis la gigantan laboron farendan. Imagu: trovi kemiiston por priskribi kemion, trovi fizikiston por priskribi fizikon… Sed la mondo ŝanĝiĝas kaj teknikiloj naskiĝas. Nun ni havas la Reton kaj ni havas Vikipedion. Vikipedio estas ekzakte tio, kion tiuj afrikanoj bezonis: scienca priskribo de multege da scioj kaj informoj. Nun vi aŭdis, ke nia versio de vikipedio havas pli ol 250 000 artikolojn. Mirinda kvanto! Grandega laboro! Certe vi ankaŭ scias, ke iu ajn povas kontribui kreante novan artikolon, korektante ekzistantan artikolon ĉu enhave ĉu lingve. Por mi tiu laboro ofte okazas post la 21-a horo, kiam mi ne komencas novan grandan taskon. Tiam mi migras tra la paĝoj de vikipedio kaj korektas ie ajn ion. Kiam vi verkas en Eo aŭ tradukas al Eo, ĉu vi uzas vortaron en papera formo, ĉu PIV kuŝas apud via plumo aŭ apud via komputilo? Ĉu vi uzas www.vortaro.net, kiu estas la reta PIV? Ĉu vi uzas www.reta-vortaro.de? Ĉu vi uzas www.eo.wikipedia.org? Bonvole observu tion. Tio estas interesa fakto. Ofte mi IPR 18/437
— página 38 del PDF —
iras al www.fr.wikipedia.org (ĉar la franca lingvo estas mia denaska lingvo) kaj poste saltas al la Eo-versio www.eo.wikipedia.org, tiel mi atingas la vorton bezonatan, kaj ankaŭ pliajn informojn, ĉar temas pri enciklopedio. Tio estas mia plej ofta strategio. Mi ankaŭ ŝatas uzi la retan vortaron, ĉar tie mi trovas la vorton en diversaj lingvoj, kaj tio tre interesas min. Per tiu retejo mi ankaŭ povas trovi citaĵojn, kie la vorto aperas, kaj aŭtomate salti al vikipedio. La reta PIV estas kvazaŭ biblio. Oficiala referenco. Konstato: Se via retkonekto estas bona, vi povas per la ebloj de la Reto havi tiujn diversajn retejojn malfermitaj sur ia skribotablo-ekrano, kaj viziti ilin laŭbezone dum verkado aŭ tradukado. Mirinda epoko!
La koruptado de reguloj el la Fundamento. de Johan DERKS (Serbio/Nederlando) Estas fakto jam plimulte akceptita, sed apenaŭ konsciata, ke la Esperanta komunumo pli kaj pli malkonsideras la regulojn de la Fundamento. Nuntempe ĉiu sin konsideranta progresinto povas partopreni diskutojn pri novvortoj aŭ kunmetaĵoj, proponante tie solvojn laŭ privata elpenso, agante kontraŭ la 11a, la 15a aŭ aliaj Fundamentaj reguloj, foje kun neglekto de la meta-lingva neceso, ke Esperanto restu relative facile lernebla lingvo. Mi volas ĉi tie mallonge skribi pri ekzemploj de kontraŭfundamenteco rilate al la 11a regulo. Ĉiu progresinto konas la vortojn el la Unua Libro (1887): Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj. Se vi prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. 3 3
Koncize esprimita en la 11-a regulo kiel Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.
IPR 18/438
— página 39 del PDF —
Zamenhof aprobis trarompon de tiu principo de algluiteco, ĉar skribis en nro 27 de la Ekzercaro: Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo. 4 Tio signifas, ke Zamenhof ne aprobas ekzemple vaporoŝipo anstataŭ vaporŝipo, ĉar en tiu nek la belsoneco, nek la klareco mankas. Ekzistas granda kategorio da kunmetaĵoj, kiuj estas same belsonaj kaj klaraj kiel vaporŝipo, sed en kiuj esperantistoj grandnombre tamen interfiksas la literon -o. Mi celas tiujn, en kiuj la antaŭlasta litero de la flanka elemento finiĝas je a, e, i aŭ u. Se ni prenas la kunmetaĵojn kun flanka elemento finiĝanta je -eo, oni trovas ekzemple multajn kun armeo kaj video5. – Tiujn kun arme’/o mi grupigas jene: Malĝustaj formoj: 1. armeo-frakcio, armeoekzercoj, armeokolono, armeoribelo, armeoservanto, armeoestro (kontraŭfundamenta uzo de sufikso!) 2. armeoparto, armeoŝuoj (devus esti arME-PARto, arME-ŜUoj, kiel vaPOR-ŜIpo) 3. armeonobelaro (eble pravigebla pro klareco, ĉar nobelaro mem estas derivaĵo) Ĝustaj formoj: armeoficiroj, armeoperacio (duobla o estus malbela) – Tiujn kun vide’/o mi grupigas jene: Malĝustaj formoj: 1. video-kasedoj, videosistemon, videodatenoj, , videomemoro, videotabuloj, videosignaloj, videokamerao, video-registraĵo, videofilmigitaj, videosignalo, videoaĵo (kontraŭfundamenta uzo de sufikso!) Senzorgema paŭsado de la vorto el nacia lingvo povus eĉ rezultigi VIdeo-kaSEdoj, VIdeo-sisTEmo ktp. 4 Zamenhof ne mencias -o kiel nuran ekzemplon kaj tiel pravigas ankaŭ la
gramatikajn finiĝojn de la tri vortospecoj je -a (unuaranga), -e (artefarita), kaj -i (nepagipova) kaj miaopinie aldone kunmetaĵojn kiel si-n-garda, ktp. Kaj kiu kuraĝas malakcepti la Grabowskiajn kunmetaĵojn abunde troveblajn en Sinjoro Tadeo, kie la „interfikso” konsistas el substantiva pluralo (Trireĝoj-festo, vicojkvaro, meleagroj-ĥor’, vidaĵoj-ŝatulo, Horeŝkoj-blazono, fendoj-plena, kondiĉojdonacon, grafkorto—mortigoj-scenejo, nodoj-ŝnuro, floroj-pentrado, kulpojpunaro ktp)? 5 corpuseye: http://corp.hum.sdu.dk/cqp.eo.html
IPR 18/439
— página 40 del PDF —
2. videokanto, videofilmo, videokurso, video-sceno, videofino, videobendo, videokarto, videoludoj (devus esti viDE-KANto, viDEFILmo ktp, kiel vaPOR-ŜIpo) 3. videoprojekciilo (eble pravigebla pro klareco, ĉar projekciilo mem estas derivaĵo) Pripensu, ke kun armeo’ kaj video’ ne nur aldoniĝas ekstra silabo, sed ankaŭ glota halto inter e kaj o. – Kun ao mi trovis en corpuseye nur unu malaprobindan ekzemplon: vilaokvartalo anstataŭ viLA-kvarTAlo. Denove senbezona interfikso kun ekstra silabo kaj glota halto. – Kun uo mi trovis evoluo- anstataŭ evolu-: -stadioj, -hipotezo, -historio, gradoj, -periodoj -tempoj kaj -stato, ĉiuj malĝustaj. – Kun io troveblas tri substantivoj, kiuj ofte estas kunmetataj al la ĉefelemento sen apokopo de la gramatika finiĝo: embrio-, studio- kaj radioEmbrio liveras laŭ corpuseye du tiajn ekzemplojn: embrioĉela kaj embrioforma, studio liveras ses6. Ĉefulo estas la flankelemento radio- kun cent (!) malsamaj ĉefelementoj, sen konsideri gramatikajn finiĝojn kaj derivaĵojn. Estas vero, ke radi’ estas polisemia radiko kun sep signifovariantoj por la substantiva vorto kaj tri por la verba vorto (Reta Vortaro). Sed tion oni ne solvas donante al ĉiuj kunmetaĵoj la saman interfiksitan -o-. Radioprogramo estu radiprogramo kaj neniu pensas ĉe tiu vorto pri radiada programo, ĉar radiprogramo ne povas havi tiun signifon, kiam oni difinas ĝin kiel programon, elsenditan de iu radistacio. Aldone oni riskas, skribante radioprogramo, sugesti al malpli lerta esperantisto la elparolon RAdioproGRAmo. Erarantoj devas jes iom alkutimiĝi, sed raDI-proGRAmo estas la fundamenta kunmetaĵo. Ekzistas centoj da aliaj kunmetaĵoj, kie esperantistoj foje malracie interfiksas o, dum sen -o- la vorto estas klara kaj bone elparolebla, sed mi traktis nur la plej evidentajn kazojn, nome tiujn, kiam la lasta litero de la radiko estas a, e, i aŭ u. 6
studioalbumo, studiobildoj, studiodiskuta, studiomuzikistoj, studioregistradoj kaj studiosistemo, anstataŭ studialbumo, studibildoj, studidiskuta, studimuzikistoj, studiregistrado kaj studisistemo
IPR 18/440
— página 41 del PDF —
Kontribuo de esperantistoj al la kultura progreso de Bjelovar kaj Kroatio tra la historio de Marija JERKOVIĈ (Kroatio) Ivan BAREŠIĆ- konstruisto, muzikisto kaj pasia kolektanto Ivan Barešić estas unu el la plej elstaraj personoj de la bjelovara historio. Li naskiĝis en Bjelovar la 11-an de decembro 1880. Post la lerneja finstudo li dediĉis sin al konstruado kaj fariĝis konstrua entreprenisto. Por la Bjelovara esperantista societo plej gravas la fakto, ke en 1947, en la tiama klubo Esperanto, Barešić fondis kantkoruson de ĝia Muzika sekcio kaj komponis la marŝon Esperantista Stelo por la tambureca orkestro. Fran KOLAR „Krom” – la homo, kiu donacis Esperanton al bjelovaranoj Li naskiĝis en la vilaĝo Sedlarica la 8-an de marto 1877. Li studis juron en Zagrebo. Pri Esperanto Kolar komencis okupiĝi en 1905 plej verŝajne en la Jura fakultato en Zagrebo, kie tiutempe aktivis kelkaj esperantistoj, sed lia poresperanta laboro pliintensiĝis post lia translokiĝo al Bjelovar, post la jaro 1906. En Bjelovar li fondis 1909 la unuan lokan Eo-societon, kiu laŭ la nuna scio estis la tria sur la teritorio de la nuntempa Kroatio. Li komencis verki komstantan Eo-rubrikon en la bjelovara gazeto Nezavisnost. La plej grava fakto estas lia traduka laboro, el kiu rezultis la unua romantraduko el la kroata literaturo: la romano de August Šenoa La trezoro de l’ oraĵisto, kiun li mem financis kaj eldonis en 1911. Vilim POLAŠEK – la plej agema promocianto de Esperanto en Bjelovar Li naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1910 apud Zagrebo, en Selnice. Elementan kaj komercan lernejojn li finis en Bjelovar. Tre frue ekplaĉis al li la ideoj de la kreinto de Esperanto, d-ro Zamenhof, pri egaleco de ĉiuj homoj, senkonsidere pri iliaj raso, haŭtkoloro, religia aparteno aŭ eduko kaj la ideo, ke ĉiuj homoj de la mondo interkompreniĝu per komuna lingvo. Li plenumis diversajn funkciojn en la Eo-societo Bjelovar. Por sia multjara laboro por Eo li estis dufoje distingita de Jugoslavia EsperantoIPR 18/441
— página 42 del PDF —
Ligo kaj en 1969 li ricevis skriban rekonon kaj en 1979 medalon de la Komunumo Bjelovar. Željko SABOL – poeto, kiu ardis por Kroatio Li naskiĝis en Bjelovar la 28-an de novembro 1941. Gimnazion li finis en sia naskiĝurbo, diplomiĝis pri historio kaj kompara literaturo en la filozofia fakultato en Zagrebo. Grandan publikan popularecon Sabol akiris kiel aŭtoro de multaj kanzonoj (ĉ. 150), kiujn kantis la plej bonaj kroataj kanzonistoj. La poemoj de Sabol estas reprezentitaj en ĉiuj pli gravaj antologioj kaj tradukitaj en la anglan, italan, francan, japanan, ĉeĥan, makedonan kaj E-on. Li estis membro de Eosocieto Bjelovar kaj gvidis kursojn de E-o por siaj lernejaj kolegoj. Dragutin ŠTOKIĆ- vivo por muziko kaj Esperanto Post la dua mondmilito la Eo-movado en la tiama Jugoslavio tre rapide rekaptis la antaŭmilitan ritmon kaj en multaj segmentoj eĉ pliboniĝis. Enkadre de Jugoslavio, en la aktivaĵoj pri Eo, Kroatio ĉiam elstaris. Fondado de Esperantaj societoj post la milito komenciĝis en Zagrebo, sed tre rapide disvastiĝis ankaŭ al aliaj urboj, en kio Bjelovar estis bonŝanca pro la relativa proksimeco de Zagrebo. En 1945 en Bjelovar inter la kunfonditoj troviĝis ankaŭ la razisto Dragutin Štokić, granda muzikŝatanto. Tuj en la komenco estis formita Muzika sekcio en la Eo-asocio, kiun gvidis Dragutin Štokić. Li fondis tamburecan orkestron. Unu el la unuaj prezentoj de tiu orkestro en iu Eo-aranĝo estis la koncerto dum la unua postmilita jugoslavia Eo-kongreso en Varaždin en 1947. Ĉiuj membroj de la orkestro, samtempe kun la muzikado, lernis ankaŭ Esperanton.
Improvizado okazinta en Novjara Renkontiĝo kaj en IFEF-kongreso (fervojistoj) kadre de la JARO DE LA LERNANTO (2016-2017) de Mireille GROSJEAN (Svislando) La ideo estis kapti la emojn de diversaj personoj pri diversaj lernmetodoj laŭ diversaj aĝokategorioj. En du internaciaj kunvenoj Mireille Grosjean lanĉis la prezenton, improvizis kun personoj el la publiko kaj kolektis IPR 18/442
— página 43 del PDF —
grandajn paperojn kun glucirkloj montrantaj la emojn de la partoprenantoj laŭ aĝokategorioj. Ĉu el tia aktivaĵo oni sukcesas ekscii pri la lernmetodoj, ni vidu. Lernsituacioj 1. Severa instruisto kun okulvitroj sur nazopinto staranta antaŭ sidanta klaso. Li prelegas kaj rifuzas respondi demandojn. 2. Tandemo. Du studentoj lernas kune kaj parolas inter si, havas komputilojn, komparas rezultojn, interŝanĝas informojn. 3. „Usonstila” instruisto, mojosa, sidas kun piedoj sur sia skribotablo kaj debatumas kun siaj studentoj. 4. Malferma studado: la instruisto respondas al demandoj de la lernantoj, kiuj ricevis la kurson antaŭe rete. 5. Klaso studas memstare, sen instruisto. Debatoj, demandoj kaj respondoj. 6. Privata leciono: mentoro instruas al lernanto. 7. Per telefono: Iu sola tenas sian telefonon kaj studas per iu reta kurso. 8. Per libro: Iu sola sidas en buso kaj studas el libro. 9. Per komputilo: Iu sola sidas kaj uzas komputilon. 10. Per aŭskultado: Iu sola kuŝas kaj aŭskultas en la reto ion en la lernenda lingvo Taksado Partoprenantoj ĝis la aĝo 18 uzis flavajn glucirklojn. Partoprenantoj inter 18 kaj 45 uzis oranĝkolorajn glucirklojn. Partoprenantoj post la aĝo de 45 uzis ruĝajn glucirklojn. La partoprenantoj metis poentojn sur siaj glucirkloj, skribante la nombron de poentoj sur la glucirkloj: 10 Mi tre tre ŝatus lerni tiel. 9 8 … 1 Mi tute ne ŝatus lerni tiel Ili gluis siajn glucirklojn sur ĉemura papero, kie aperis la titoloj de la lernsituacioj. Tiel ILEI-anoj povas nun „science” kapti, kompreni, kiu lernsituacio plaĉas al kiu aĝogrupo. IPR 18/443
— página 44 del PDF —
La rezulto ne estas tute kontentiga, ĉar la aĝogrupo sub 18, do infanoj kaj adoleskantoj, estis malgranda. Do la sumo de la rezultoj de tiu aĝokategorio estas sensignifa. Ĝi ne aperas sur la tabelo. La sumo de la rezultoj estas malalta. Entute aperis 312 glucirkloj. Konsekvence oni ne povas dedukti ian „sciencan” konstaton. Ni konsideru tion kiel amuzon. Amuzo estis, ĉar la improviza talento de Mirejo ne aparte brilas, la partopreno de la publiko estis foje brila, foje pigra… Ne eblis kadre de unu vespero ekzerci dek skeĉojn kaj prezenti teatraĵon. Tamen la rezultoj estas instruaj, ĉar foje regas tre klara samopiniado pri unu skeĉo. Alian fojon la emoj iras de 10 ĝis 1… Vidu la tabelon! Lernmetodo
Partoprenantoj inter 18 kaj 45
post la aĝo de 45
–
3,04 (el 26 indikoj)
2. Tandemo
5,50 (el 1 indiko)
5,20 (el 35 indikoj)
3. „Usonstila” instruisto
5,0 (el 2 indikoj, 8 kaj 2)
3,72 (el 29 indikoj)
4. Malferma studado
8 (el 1 indiko)
6,5 (el 28 indikoj)
5 (el 1 indiko)
4,30 (el 27 indikoj)
1 (el 1 indiko)
4,71 (el 31 indikoj)
7. Per telefono
10 (el 2 indikoj)
2,45 (el 29 indikoj)
8. Per libro
6,50 (el 2 indikoj)
7,47 (el 30 indikoj)
9. Per komputilo
9,50 (el 2 indikoj)
6,45 (el 31 indikoj)
10. Per aŭskultado
9 (el 1 indiko)
6,06 (el 32 indikoj)
1. Severa instruisto
5. Klaso studas memstare 6. Privata leciono kun mentoro
Kelkaj rimarkoj pri la rezultoj de la taksado de pliaĝuloj: Pri la numero 1: la meznombro estas 3,04, vidiĝas pinto ĉe 4 kaj 5 poentoj, kaj alia pinto ĉe 0 kaj 1 poento. Do kameleca Gaus-kurbo kun du ĝiboj.
IPR 18/444
— página 45 del PDF —
Pri la numero 2: la meznombro estas 5,20 kaj la distribuado estas regula, ebena, de 1 ĝis 10. Pri la numero 3: la meznombro estas 3,72, vidiĝas pinto ĉe 2 kaj 3 poentoj kaj alia pinto ĉe 8 poentoj. Do kameleca Gaus-kurbo kun du ĝiboj. Pri la numero 4: la meznombro estas 6,5, vidiĝas pinto ĉe 5 kaj alia pinto ĉe 9. Do kameleca Gaus-kurbo kun du ĝiboj. Pri la numero 5: la meznombro estas 4,30 kaj la distribuado estas regula, ebena, de 1 ĝis 10. Pri la numero 6: la meznombro estas 4,71 kaj la distribuado estas regula, ebena, de 1 ĝis 10. Pri la numero 7: la meznombro estas 2,75 kaj vidiĝas klare unu ĝibo ĉe 0, 1, 2, 3. Do la pli aĝaj personoj ne ŝatas lerni per telefono. Pri la numero 8: la meznombro estas 7,47 kaj vidiĝas klare unu ĝibo de 5 ĝis 10. Do la pli aĝaj personoj ŝatas lerni el libro. Pri la numeroj 7 kaj 8: ili konsistigas la ekstremojn. Pri la numeroj 9 kaj 10: kun meznombro 6,45, respektive 6,06, la distribuado estas regula, ebena, de 1 ĝis 10. Do la uzo de komputilo ne timigas la pli aĝajn personojn.
El la landoj kaj sekcioj… Benino Kunveno de Karlo Alofa, sekciestro en Benino kaj Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI (Kotonuo, Benino, la 3-an de novembro 2018) Karlo Alofa priskribis la situacion en Benino kaj akcentis, ke ĉiuj devas labori kune, ĉu la membroj de la tutlandaj asocioj, ĉu la membroj de la ILEI-sekcio. Informado kaj instruado de Esperanto estas ĉies taskoj. Mireille Grosjean kaj Karlo Alofa povis kontroli la liston de la membroj en Benino, kiuj ricevas membrecon pere de la Koleg-Helpa Kaso. Kune ili atingis interkonsenton pri la listo valida por la jaro 2019. Vasta diskuto okazis pri la Esperanto-Instruista Trejnado EIT, kiu devis komenciĝi en Kotonuo la kvinan de novembro, tamen estis nuligita. Mireille povis skizi la novajn eblojn, kiuj nun aperas. IPR 18/445
— página 46 del PDF —
Karlo Alofa revenis al la Kulturcentro JoCa en Kotonuo la 17-an de novembro, ĉar je tiu tago Mireille invitis la lokajn esperantistojn por neformala babilrondo. Dek ses homoj partoprenis. Karlo ALOFA, Mireille GROSJEAN
Ĉinio Novaĵoj el Zaozhuang La unua studentaro de la Esperanta fako estas akceptita de la Zaozhuang-a Universitato. Tra aprobo de la Ministerio pri Edukado, danke al subteno de Ĉina Esperanto-Ligo, la Zaozhuang-a Universitato komencis varbi studentojn de 4-jara regula kurso de la Esperanta fako de 2018. Ĉiuj 25 studentoj de la Esperanta fako en la unua jaro 2018 jam venis el la tuta provinco Shandong kaj aliĝis en la 8-a kaj 9-a de septembro. Post la aliĝo ili tuj komencis partopreni en severa disciplina trejnado. Junulara Eo-Asocio de la Zaozhuang-a Universitato partoprenis en bonveniga aktivado de la novaj studentoj, vizitis la novan klason de Esperanto kaj prezentis la Esperantan movadon. En la 14-a de septembro, la klaso vizitis la Esperanto-Muzeon. Komprenante la bazon de Esperanto, ili diras, ke ili lernu Esperanton bone kaj klopodu fariĝi esperantistoj de nova epoko. (El Retejo de la EsperantoMuzeo, http://www.e-muzeo.com/shown.asp?id=397.) Tradukita de Sato
Dominika Respubliko Instruado de Esperanto en Dominika Respubliko – aŭtunaj kursoj. Alliance Française de Santiago kaj Asocio Dominika de Eo (ADE) bonvenigis 49 novajn gelernantojn de Eo, inter ili plurajn haitianojn. Ili lernas laŭ la rekta metodo, per la rakonto de Claude PIRON Gerda Malaperis!. Instruas R. DESPRADEL, Cseh-instruisto. La kursoj (A1.1 kaj A1.2), senpagaj, okazas unufoje semajne. Je la fino, la partoprenintoj ekzameniĝos kaj ricevos atestilon. Eo havas ŝancon en la insulo Domingo, kie du malsamaj kulturoj (la haitia kaj la dominika) dividas la insulon. Multaj lingvaj miskomprenoj ofte okazas inter la du popoloj pro tio, ke oni parolas malsamajn lingvojn (la franca kaj la kreola haitiflanke, la hispana dominikflanke). Eo estu pontolingvo inter Haitio kaj Domingo! Raportis: Rafael DESPRADEL HERNÁNDEZ IPR 18/446
— página 47 del PDF —
Francio Poezio Tutlibera – Rezultoj de la konkurso 2018 Jen la gajnantaj poemoj de la Speciala Premio Esperanto. Tiu premio estas aljuĝita unuafoje en 2018. 48 homoj partoprenis el 20 landoj, 22 el Francio, 4 el Turkio, po 3 el Unuiĝinta Reĝlando (Britio) kaj Venezuelo ktp. La plimulto estis inter-18-kaj-20-jaraĝaj. Pluraj sendis 2 poemojn, unu franclingve kaj alian esperantlingve. La ĵurio konsistis el 3 famaj poetoj de la Esperanta movado: Jesper Jacobsen, Jorge Camacho kaj Nicola Ruggiero. Tio estas sukcesa eksperimento, kiu devas esti konigita kaj refarita. La gajnantino de la unua Premio partoprenos kun la aliaj junuloj en la ceremonio de la 22-a de novembro. Unua premio: Ingrid BERGLUND (Mikael Elias Gymnasium, Sundsvall, Svedio, vd la foton dekstre): La devoj de la vivo. Dua premio: Elisa ESTÉVEZ (Hejmedukata, Tabio, Cundinamarca, Kolombio): Ni estos vortoj. Tria premio: Eva PECHOVÁ (École des Arts Appliqués, Prago, Ĉeĥio): Sen. Pli en la retejo www.poesie-en-liberte.fr (en la franca). Granda gratulo kaj danko iru al Sinjoro Gilles Tabard, kiu efike peris inter la franca registaro, la organizantoj kaj la Esperanto-movado. Ne maltrafu la konkurson 2019, denove malfermitan al poemoj en Esperanto!
Hungario Pedagogia Tago kaj asembleo en Budapeŝto La 7-an de oktobro 2018 en la asembleo de la hungara asocio de esperantistaj instruistoj (EPME) oni raportis pri la jaro 2017 kaj elektis novan estraron (pro la forpaso de unu el la estraranoj, Enikő Sereghy Zengő). Jen la nova estraro de EPME: SALOMONNÉ CSISZÁR Pálma, József ESZÉNYI kaj József NÉMETH (prezidanto). Komence de la kunveno ni laŭtlegis la salutmesaĝon de Mireille GROSJEAN, kaj ankaŭ ŝian mesaĝon okaze de la internacia tago de pedagogoj. Krom la asembleo, ni havis nian tradician pedagogian tagon. Jen la programo: – KISS Orsika: Prezentado de mem-faritaj instruiloj por helpi la lernadon de tabelvortoj kaj afiksoj – NÉMETH József: Rememore al Sereghyné Zengő Enikő kaj Berényi Csilla IPR 18/447
— página 48 del PDF —
– MÉZES Gyöngyi kaj HORVÁTH József: La historio de fiŝkursoj – FORGÁCS Mónika: Prezentado de la Instrucentro Esperamo – Isabelle ALLARD (Francio): Prezentado de projekto kaj lernometodo – SALOMONNÉ CSISZÁR Pálma: La plej oftaj eraroj en la skribaj Esperantoekzamenoj 13.15-13.45. – Du filmoj pri la parolaj Esperanto-ekzamenoj (en la filmoj la ekzamenantoj estis la ĵus forpasintaj Enikő kaj Csilla) – Diskuto kun gvido de ESZÉNYI József: La situacio de la Esperantoinstruado en Hungario
Parto de la partoprenantoj de la pedagogia tago fine de la kunveno József NÉMETH, sekciestro
Israelo Kursoj pri Esperanto Amri WANDEL finis Eo-kurseton „Nicocot” en mezlernejo de Modiin kun 17 lernantoj. Okazis resuma kunveno, kun 200 lernantoj de la 10-a grado en la lernejo «Oort» en Modiin. Daŭriga kurso instruata de d-ro Doron MODAN komenciĝis en Tel-Avivo la 26-an de novembro. Ĝi daŭros 8 lecionojn, ĝis la 14-a de januaro 2019. La IPR 18/448
— página 49 del PDF —
horoj estos proksimume 19:50-21, la klubkunvenoj okazos inter 18:3019:45. La 12-an kaj 19-an de novembro okazis libervolaj distraj renkontiĝoj kun Mikaelo LINECKIJ, por la daŭrigantoj, kiuj estas malfermaj ankaŭ al la klubanoj. Amri informos la koncernajn personojn (la finintojn de la komencanta kurso). La komencanta kurso kun Doron komenciĝos la 11.2.2019, kaj daŭros ĝis julio. Ĝi estos reklamita per anonco en Haaretz kaj per Facebook. Pli detale legu ĉi tie: http://esperanto.org.il/dosieroj/ELIEP201811.pdf
Japanio Komuna faka kunveno de ILEI-JP kaj ILEI-KR
Okaze de la 2-a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio en la japana urbo Nara, la 12-an de oktobro, niaj du sekcioj havis kune fakan kunvenon. Ĉeestis 14 membroj, po sep el ambaŭ sekcioj. La titolo de la kunveno estis „Kiel instrui Esperanton – niaj konoj kaj spertoj”, kaj prezidis la kunvenon ISINO Masayo de ILEI-JP.
IPR 18/449
— página 50 del PDF —
Unue, HIROTAKA Masaaki de ILEI-JP prezentis la serion da studkunvenoj per reta servo „Hangout” pri la libro Manlibro pri Instruado de Esperanto. Okazis la studkunveno naŭ fojojn inter septembro 2017 kaj majo 2018, kaj partoprenis en ĝi minimume kvar, maksimume ok personoj loĝantaj diversloke en la lando. Ĉiuj bezonis bazan sed certan konon pri la instruado de Esperanto, kaj ili ofte diskutis pri diversaj temoj kaj interŝanĝis opiniojn kaj spertojn. La rezulto de la studkunveno estas tre pozitiva, kaj oni utiligos kelkajn elementojn pristuditajn por siaj ontaj instruadoj. Sekvis de korea flanko raportoj pri iliaj manieroj de Eo-instruado. PARK Yongsung „Nema” parolis pri la temo „Odal” (ĉiutaga parkerado); kiel doni al lernantoj la ŝancon mem profundiĝi pere de bonaj frazoj el La paroladoj de Zamenhof. Li raportis pri efikoj kaj malfacilaĵoj en gvidado en lokaj aŭ retaj kursoj. En Koreio oni organizas retajn kursojn per saĝtelefonoj por komencintoj (post enkonduka kurso). Ili laŭ sia intereso aliĝas al iuj retgrupoj kaj mem daŭrigas lernadon, sed mankas bonaj gvidantoj. Eblas facile utiligi modernajn teknikojn, sed estas alia afero ĉu oni povas vere plialtigi la lingvokapablon de la lernantoj. Ankaŭ LEE Junghee (Hela) kaj LI Hyonsuk (Jesa) parolis pri la situacio en Koreio. ISIKAWA Tieko el sia longjara instruado en lokaj grupoj kaj seminarioj parolis pri la temo „Gravas scii karakterojn de verboj”. Multaj, eĉ mezniveluloj, ofte erare uzis verbojn kaj ŝi atentigis precipe pri la diferencoj inter transitivaj kaj netransitivaj verboj, pri momentaj kaj daŭraj verboj. Krome, menciante sensubjektajn verbojn, ŝi montris komunajn erarojn, kiujn ofte faras kaj japanoj kaj koreoj. Kiel ekzemplo estis montrita la frazo, „Estis varmege en la flughaveno de Tokio.” Multaj koreoj kaj japanoj diras tion kiel „La flughaveno de Tokio estis varmega.” Tie videblas la influo de ambaŭ lingvoj, sed en Esperanto ni ne diras tiel. Por bone paroli en Esperanto, ŝi substrekis la bezonon bone lerni. Japanoj kaj koreoj havas similajn malfacilaĵojn en la lernado de Esperanto pro la fakto, ke ambaŭ lingvoj apartenas al alia lingvogrupo ol Esperanto. Sed, instrumanieroj malsamas laŭ la socia medio kaj la nombro de relative novaj lernantoj. Tamen, ni povas lerni unu de la alia ion, kion certe indas provi. Tiu malofta komuna kunveno estis bona okazo plivastigi niajn kunlaborojn, sed pro manko de tempo restis iom da malkontento pri konkreta propono. ISIKAWA Tieko
IPR 18/450
— página 51 del PDF —
Esperanto en universitatoj La rolo de ILEI de ĉiam estis zorgi pri instruado de Esperanto en movadaj kursoj kaj en lernejaj kursoj kaj lertigi la instruistojn. Kiam oni parolas pri lernejoj, kompreneble oni parolas pri ĉiuspecaj lernejoj de infanĝardenoj al universitatoj. En la universitata kampo Esperanto jam atingis multon kaj ne necesas redetaligi por esperantistoj la kursojn de Esperanto kaj de interlingvistiko, kiuj ekzistas en pluraj landoj de la mondo. Cetere ili estas jam listigataj en la inform-banko de www.edukado.net. Eble tamen ni aparte citu la plurjarajn programojn pri studoj pri tiuj temoj en la universitato de Poznano, Pollando. Nova paŝo en tiu direkto estas la kontrakto kun la universitato de Zaozhuang, Ĉinujo, kiun UEA kaj ILEI subskribis en Lisbono 2018. Sed por kunordigi la multajn agadojn kaj ankoraŭ pli grandigi la aperon de Esperanto kaj interlingvistiko en universitatoj de ĉiuj landoj, ILEI pligrandigis sian komisionon pri universitata agado, kunordigitan de Duncan Charters; ĝi nun komencis labori kunlige kun ESF, Esperantic Studies Foundation, kiu siavice intencas pliigi sian agadon en ĉi tiu kampo. Sekve de ĉi tiuj antaŭkondiĉoj. ILEI nun invitas ĉiujn siajn landajn sekciojn kaj membrojn doni atenton al la agadkampo „Esperanto en universitatoj”, por ke en ĉiu lando estu almenaŭ unu universitato, kie Esperanto aŭ interlingvistiko estu instruata. Tio donus prestiĝon kaj ebligus pli fruktodonajn rezultojn de la cetera agado en lernejoj de aliaj niveloj kaj ankaŭ ekster lernejoj. La komisiono pri universitata agado de ILEI kunlabore kun ESF helpos laŭbezone. Mireille GROSJEAN Prezidanto de ILEI
IPR 18/451
— página 52 del PDF —
ILEI-kongreso 2019 Bonvenon en Ĉaĉak, Serbio, 13 – 20 julio 2019
Kun ILEI en Ĉaĉak vi: Lernos kaj lernigos, interŝanĝos spertojn kaj ideojn, plilertiĝos Ĝuos la ILEI-kongresan etoson, amikumos, amuziĝos Ekkonos Serbion kaj gastamon de ĝiaj homoj Admiros ĝiajn kulturan heredaĵon kaj belecon de la naturo Frandos specialaĵojn de loka gastronomio Komprenos pli bone la hodiaŭan realon de la lando Trovos spurojn de prahistoriaj kulturoj Vizitos historiajn lokojn de la Romia Imperio Renkontos lingvojn kaj kulturojn el la tuta mondo Povos prezenti viajn lingvon kaj kulturon Ĉu vi jam aliĝis? La paperan aliĝilon vi ricevis en la pasinta numero de IPR kaj la elektronikan vi atingos per https://goo.gl/forms/TOrY5bltJtK0BKeG2. Pliajn informojn vi trovos ĉe http://www.ilei.info/agado/konferencoj.php aŭ petu de ilei.kongresoj@gmail.com .
Partoprenu kaj ĝuu, pliriĉigu la kongreson per viaj ĉeesto kaj programkontribuoj Radojica PETROVIĈ, Estrarano pri Kongresoj IPR 18/452
— página 53 del PDF —
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Christophe Chazarein, Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Rob Moerbeek. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: M. Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat, Vicente Manzano Arrondo. Estrare: Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la Jarlibron de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Arina Osipova. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr, Jean-Pierre Boulet, Pascale Voldoire, Marie-Sylvie Julian, Emmanuel Desbrières. kaj aliaj
IPR 18/453
— página 54 del PDF —
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko. Tio kostas por A-landanoj 32 EUR kaj por Blandanoj 18 EUR. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna Amiko akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, <moerbeekr@gmail.com>. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de novembro 2018, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de januaro 2019.
IPR 18/454
— página 55 del PDF —
ILEI-kongreso 2019 – Bonvenon en Ĉaĉak, Serbio, 13 – 20 julio 2019
IPR 18/455
Leer en:
