Els 35 números del KAE-Informilo que es conserven d’entre 1988 i 1999, transcrits sencers. Este és un dels dos trams de la col·lecció; l’altre, 2000-2011, és ací.
El KAE-Informilo era el butlletí trimestral de la Kultura Asocio Esperantista (KAE, Associació Cultural Esperantista), una associació d’esperanto de Sabadell d’àmbit català, inscrita per la Generalitat en 1985 i dissolta en 2020. Va nàixer per a organitzar el congrés mundial de SAT, l’associació de l’esperantisme obrer, que es va fer a Sant Cugat del Vallès en 1986, i després va continuar com a associació, sòcia vitalícia de la federació espanyola d’esperanto. El butlletí, de dotze pàgines fotocopiades i escrit quasi sencer en esperanto, el van fer durant vint-i-cinc anys Vicente Hernández Llusera, Luis Serrano i Santiago Torné.
D’on ve
Els exemplars en paper són de la biblioteca de Valencia Esperanto-Grupo, i BitArkivo els va escanejar; alguns porten encara el segell de la biblioteca. Hi falten els números que no estaven a la biblioteca o no es van escanejar. Cada número enllaça el seu escaneig, que és el document de veritat; l’espai on BitArkivo els té és provisional, i en guardem còpia.
Com s’ha fet
La transcripció és automàtica, feta per una intel·ligència artificial que llig les pàgines escanejades. Cada foto conté dues pàgines del butlletí, i les marques «— imatge N —» indiquen a quina foto de l’escaneig correspon cada tros, no la pàgina impresa. El text es reproduïx en l’idioma original, sense corregir-ne la redacció ni l’ortografia. El que no es podia llegir es marca [nelegebla], i el que queda dubtós, [?]. Les fotografies i els dibuixos no es transcriuen: en el seu lloc hi ha una línia que diu què s’hi veu. Per a citar-ne res, compareu-ho amb l’escaneig: pot haver-hi errades.
Els drets són de qui els tinga. Si algú que en tinga els drets vol que llevem esta transcripció, digueu-nos-ho i la llevem.
Els números
Núm. 6, hivern de 1988

Coberta del KAE-Informilo Núm. 6, hivern de 1988.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA
[BILDO p.1 | 62,10,84,26] Emblemo de la asocio: grandaj nigraj literoj «kae» sub la nomo «KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA».
Montseny, 5. 1º. E-08208 SABADELL
Ptge. Gaudí, 1. 3º. E-08221 – TERRASSA.
N-ro 6 – Tria aperjaro. Monattria informilo – En vintro 1988-a
PAŜON POST PAŜO
Ekde ĉi tiu numero, nia modesta bulteneto, ĉiusezone aperanta, t.e., sendata ĉiun jarkvaronon al niaj asociitoj, kaj ankaŭ al diversaj Esperantaj kluboj nialandaj, fakte ekfariĝis tri jarojn vivolonga, pro kio ni prave povas jam ĝin adjektivigi «trijara», ĉar ja ekzistanta aŭ aĝanta tri jarojn, kaj krome endas epiteti ĝin «monattria», t.e., periode aperanta ĉiun monattrion. Sekve, ekde nun nia KAE-organo fariĝis: TRIJARA MONATTRIA INFORMILO.
Aparte de tiu ĉi informo, kun ŝajne vortluda redaktado, cetere laŭfundamenta, ni koncize prezentu ĉi tie kelkajn faktojn niaopinie meritantajn certan reliefon. Unuatempe ni sciigu, ke la Delegacio en Sabadell de «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE)senpage povas uzi, ekde nun, bone ekipitan ĉambron en la Urbo-doma lokalo de «Centre Cívic de la Creu Alta», kiu troviĝas en relative centra loko de Sabadell. La estraro de la menciita KAE-Delegacio ĝustatempe faris la necesajn demarŝojn por inaŭguri tie kurson de Esperanto la 15-an de februaro. Tiurilate jam aperis propaganda anonco pri tiu kurso kaj en la Municipa periodaĵo loka «Agenda Cultural» kaj en la ĵurnalo «Diario de Sabadell».
Krom tio, la leganto trovos, en la paĝoj de tiu KAE-INFORMILO, kelkajn interesajn informojn, el kiuj ni nur menciu la efikan laboron daŭre realigatan de la Komisiono Civitana por starigo de Zamenhof-Monumento en Sabadell, kaj la oficialan nomumon de la «Justiculo de Aragono» en la persono de distinginda esperantisto el Zaragozo.
Fine,ni devas danke emfazi la kolosan entreprenon de SAT reeldoni grandinfluan verkon. Efektive, ekde la ĵus pasinta Unua Centjareco de Esperanto, ĝi denove havigas al la tutmonda esperantistaro ties plej ofte uzatan konsultlibron, nome novan eldonon, aktualigitan per Suplemento, de la gravega verko PLENA ILUSTRITA VORTARO DE ESPERANTO.
Oferto de:»PLENA ILUSTRITA VORTARO DE ESPERANTO (=PIV)
PIV, kun la Suplemento 1987,aldonita en sama libro, prezas 7.040 pesetojn. Enpakita kaj kun registrita sendo poŝta, ĝi entute prezas 7.290 «
Nura Suplemento, aldonota al la ne aktualigita PIV, prezas 620 » Sama ekzemplero 1987, kun registrita sendo poŝta, prezas 750 «
Jen kromaj verkoj, kiujn KAE ankaŭ ofertas al siaj legantoj: «Analoj de la Esperanta Movado en Hispanujo», kompilita de A. Marco Botella. Ĝia unua volumo kostas 1.500 pesetojn, kaj la dua volumo 1.600 pesetojn. La originala verko «La Homa Vivaventuro», verkita de la KAE-membro, s-ano Giordano Moya Escayola,kostas 950 pesetojn.
Noto: Ĉiuj mendoj estos traktataj nur post ricevo de la koncerna antaŭpago, kiun oni sendu, nepre per poŝtmandato, al: KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA (=KAE),C/. Montseny, 5 piso 08208 SABADELL (Barcelona).
KATALUNA ASOCIO JUNULARA
EKDE LA 20-a DE NOVEMBRO 1987-a, estas oficiale leĝigita de la «Generalitat de Catalunya» la organizaĵo JUNULARA ESPERANTISTA KATALUNA ASOCIO, kies prezidanto estas la aktiva redaktoro de HEJS-JUNECO, s-ano Jesuo Armengol i Arbiol, el Santa Coloma de Gramanet (Barcelono).
ASOCIA VIVO
Kun ĝojo ni informiĝis, ke la resaniĝo de nia estimata s-ano Ramón Giménez Feliu pozitive progresas. KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA kore deziras al li plenan bonfartecon.
[BILDO p.1 | 17,57,44,68] Kapo de la bulteno «Kune»: granda emblemo «kune» kun eta kolombo, adreso kaj subtitolo.
Apartat 313 E-08220 TERRASSA Hispanio
INFORMILO DE TUTMONDA PACIFISMO
Jen ĉi-supre la titolo de informa publikigaĵo de la tutmonda pacismo. Ĝian Esperanto-lingvan redaktadon zorgas skipo da aktivuloj pacamaj el Terrassa, inter kiuj troviĝas la KAE-membroj Marcel Lloberas Ribal, Giordano Moya Escayola kaj Ernest Roca Genescà.
GRAVA KUNVOKO: Al ĉiuj membroj de KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA ni insiste rekomendas ĉeesti la KAE-kunvenon, kies tagordo troviĝas sur paĝo 10-a de ĉi tiu INFORMILO: La 31-an de januaro, nepre venu al SABADELL!
— imatge 2 —
LA GEORGISMO KAJ ESPERANTO SUR LIA VOJO
Hodiaŭ venis la vico prezenti, en nia INFORMILO, homaman esperantiston, nome la KAE-membron, s-anon Martí Guerrero i Cots, kiu ekde sia konatiĝo kun Esperanto,entuziasme kunlaboras por ties idealisma disvastigo, samtempe aktivante en la naturekonomia movado, konata laŭ la nomo Georgismo, honore al ĝia fondinto. Al niaj demandoj, s-ano Guerrero respondas:
KIAM, KIEL, KIAL KAJ KIE VI KONATIĜIS KUN ESPERANTO?
En la jaro 1953-a, mi legis anonceton en la Barcelona ĵurnalo «El Noticiero Universal», kiu reklamis pri la organizo de elementa kurso de la Lingvo Internacia Esperanto, en la regiona «Domo de Valencio», ĉe strato Cervantes de Barcelono. Antaŭe mi neniam estis aŭdanta pri tiu lingvo, kaj tio vekis mian intereson por koni ĝin. Sekve mi aliĝis al tiu kurso kaj tuj komencis la lernadon. De tiu epoko mi jam restis pli aŭ malpli kaptita en la reto.
ĈAR NI SCIAS, KE ELSTARAJ ESPERANTISTOJ, KIEL LA KARMEMORAJ S-ANOJ ANGLADA PRIOR, PALUZIE BORRELL KAJ PETRO NUEZ ESTIS ANKAŬ FERVORAJ GEORGISTOJ, NI DEMANDAS AL VI, ĈU ESPERANTISMO KAJ GEORGISMO ESTAS IEL PROKSIMAJ UNU AL ALIA?
Efektive, Esperanto kaj Georgismo estas du vojoj, kiuj iras paralele. Inter aliaj elstaraj personoj, kiuj sekvis Esperanton kaj Georgismon, oni povas ankaŭ mencii la grandan andaluzanpatrioton Blas Infante, kaj la faman verkiston rusan Lleó Tolstoi, kiu diris pri la Zamenhofa Lingvo:»Estas tiom malgrandaj la penoj por lerni Esperanton, kaj tiom grandaj la profitoj, ke neniu devas resti sen studi ĝin» Pri Georgismo li diris: «La instruado de Henry George estas tiom simpla kaj evidenta, ke ĝi nur povas esti rifuzata per du manieroj: ne sciante aŭ falsante ĝin».
Esperanto kaj Georgismo havas la samajn celojn, nome forigi limojn inter la popoloj kaj atingi novan mondon pli fratan kaj justan.
ĈU VI KROME POVAS KONCIZE KLARIGI, KION CELAS LA GEORGISTA MOVADO?
Henry George eltrovis ion komunan ĉe ĉiuj urboj, kiujn li vizitis; kiam pli proksima de iu urbo li estis, pli valoraj li trovis la prezojn de ĝiaj teroj. Kiam li alvenis al la centro de la urboj, ĉiam li rimarkis plej altajn valorojn. Li konkludis, ke la valoro de la tero pligrandiĝas kun la koncentriĝo de loĝantoj, kaj ĝi reduktiĝas kun la manko de ili. El tio li deduktis, ke la pliigo de valoro de ĉiu tero apartenas al la socio. Do, kolektante unikan monimposton por la publikaj elspezoj, oni tiel povas forigi ĉiujn devigajn kontribuojn, kiuj postulas laborojn, ŝparojn kaj investojn. Ni povas konstati la naturan harmonion de tiu sistemo per la sekvanta klarigo:
VILAĜETOJ = MALGRANDA VALORO DE LA TERO = MALGRANDAJ PUBLIKAJ ELSPEZOJ VILAĜOJ AŬ URBETOJ = MEZAKVANTA VALORO DE LA TERO = MEZAKVANTAJ PUBLIKAJ ELSPEZOJ GRANDAJ URBOJ = GRANDA VALORO DE LA TERO = GRANDAJ PUBLIKAJ ELSPEZOJ
Ĉi tie estas menciinde, ke s-anino María Nuez-Garcés, el Barcelono, funkcias kiel UEA-Fakdelegitino pri Georgismo. Krome, se iu legant(in)o interesiĝas aŭ volas ricevi ian ajn klarigon pri tiu Natura Ekonomio (=Georgismo)povas skribi al Apartado de Correos 9108, 08080 BARCELONA.
ĈU VI MEMORAS IUN ANEKDOTON EL VIA ESPERANTISTA VIVO?
Mi povas rakonti pri la agrabla surprizo, kiun mi sentis, kiam, je la unua fojo, eksterlanda esperantisto haltigis min vidante la verdan stelon sur mia jako. Tio okazis en la stacidomo de Genevo (Svisujo). Tiu samideano oferis al mi sian helpon, se mi ion bezonus. Tio montras grandajn virtojn de nia lingvo Esperanto.
FINE, KIAN MESAĜON VI TRANSDONUS AL LA HISPANLANDAJ ESPERANTISTOJ, POR KE ILI PLEJ EFIKE KUNLABORU EN LA PROGRESIGO DE ESPERANTO?
La homaro progresas malrapide. Nur progresas rapide la scienco kaj la tekniko, sed la vera kaj efektiva progreso, kiel la bona kunvivado, la vera demokratio, la libereco, la justeco kaj la paco, ankoraŭ estas malproksimaj al ni. Esperanto estas necesa ilo, bona vojo por atingi la veran progreson. Mi rekomendas al la tuta esperantistaro ne senkuraĝiĝi kaj daŭre disvastigi la lingvon de la estonteco.
Intervjuis: VELUS
48-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO
Ĝi okazos en Valencio, de la 14-a ĝis 18-a de julio 1988-a. Petu informojn al GRUPO DE ESPERANTO DE VALENCIA, Gran Vía Fernando el Católico, 45 -3ª, 46008 VALENCIA.
— imatge 3 —
LA KAE-STATUTO EN ESPERANTO
Tial ke kelkaj membroj kaj simpatiantoj montris interesiĝon por posedi la KAE-statuton, jen ni decidis ĉi-sekve publikigi ĝin en la Esperanto-traduko de s-ano V. Hernàndez Llusera. Ĝian originalan tekston, aprobitan de la «Generalitat de Catalunya», redaktis katalunlingve s-ano Marcel Lloberas Ribal.
STATUTO DE «KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA (=KAE)
CELO, SIDEJO KAJ KAMPO DE AKTIVECO
ARTIKOLO 1ª. Fondiĝis «Kultura Asocio Esperantista», celanta propagandi la uzon de la Lingvo Internacia Esperanto je la servo de reciproka interkompreniĝo inter la civitanoj de ĉiuj landoj.
ARTIKOLO 2ª. La precipa aktiveco de la Asocio estos: estigi en la homo mensostaton ebligantan al li / ŝi kompreni kaj konsideri ĉiujn ideojn, tezojn, kaj tendencojn, kaj konsekvence elekti propravole la vojon, kiun li/ŝi, la homo, opinios pli rekta kaj adekvata, kaj por lia/ŝia liberigo, kaj por ke la homaro ĝuu la plej altan civilizacian nivelon, edukon kaj kulturon en mondo paca, sen perforto.
ARTKILO 3ª. La Asocio havas sian oficialan sidejon en SABADELL (Barcelono), ĉe strato Montseny, nº 5; kaj ĝia kampo de aktiveco ampleksas la tutan Katalunan Regionon, en Hispanujo. Tiu sidejo povos esti ŝanĝata per interkonsento de la Generala Asembleo de la membroj, okaze de nova Asocia Estraro.
PRI ĜIAJ MEMBROJ
ARTIKOLO 4ª. Povas aparteni al la Asocio, kiel membroj, ĉiuj plenaĝaj personoj, kiuj, interesataj de la celoj de la Asocio, kaj akceptantaj ĉi-tiun Statuton, petos sian aniĝon al ĝia Prezidanto, detalante la personajn cirkonstancojn.
ARTIKOLO 5ª. Ĉiu membro havos rajton de voĉdono en la Generalaj Asembleoj, kaj povos esti elektata por posteno en la Estraro, Delegacioj kaj Sekcioj.
ARTIKOLO 6ª. La membroj perdos siajn rajtojn, kaj eĉ oni povos ilin eksigi, se tion konsideros oportuna la Estraro pro nepago de jarkotizo, kaj ankaŭ pro persona teniĝo kontraŭa al la celoj de la Asocio. Pri tiu decido oni informos en proksima Generala Asembleo, por ĝia konfirmo.
PRI MONRIMEDOJ
ARTIKOLO 7ª. La fondiĝa propraĵo de la Asocio estas ne ekzistanta, kaj la antaŭvidataj monrimedoj konsistos el kotizoj de la membroj.
ARTIKOLO 8ª. La maksimuma jara budĝeto kalkuliĝas je 75.000 pesetoj.
ARTIKOLO 9ª. La membroj pagos la jaran kotizon fiksotan de la Generala Asembleo, laŭ propono de la Estraro.
ARTIKOLO 10ª. La direktadon de la Asocio zorgos Estraro konsistanta el Prezidanto, Sekretario, Kasisto, Kalkulisto kaj du Voĉdonantoj, krom la elektotaj Voĉdonantoj-Delegitoj kaj la Voĉdonantoj de Sekcio. Neniu Estrarano ricevos pagon por tiuj postenoj.
ARTIKOLO 11ª. La Estraro estos elektata per Eksterordinara Generala Asembleo, kiun oni kunvokos post la aprobo de ĉi tiu Statuto. En la Ordinara Generala Asembleo, okazonta en januaro, oni anstataŭigos je siaj postenoj la Sekretarion, la Kalkuliston kaj la duonon de Voĉdonantoj. Je la sekvanta jaro oni anstataŭigos la ceterajn Estraranojn, kaj ĉiujare renoviĝos la duono de la postenoj, tiel ke la postenado de ĉiu Estrarano daŭros du jarojn.
ARTIKOLO 12ª. Ĉiu membro plenrajta povos esti proponata kandidato por la Estraro. En urĝa okazo la Estraro povos nomumi membron por kovri iun vakantan postenon, ĝis definitiva konfirmo de tiu nomumo en proksima Generala Asembleo.
ARTIKOLO 13ª. La membroj de la ĵus ĉesinta Estraro povas esti reelektataj por sama aŭ alia posteno.
ARTIKOLO 14ª. La elekton de novaj postenuloj oni efektivigos post ties kandidatiĝo, pere de sekreta voĉdono.
ARTIKOLO 15ª. La Estraro kunvenos en ordinara sesio unu fojon ĉiumonate, kaj pro eksterordinara motivo en tiom da fojoj, kiom estos necese.
ARTIKOLO 16ª. La decidojn de la Estraro oni interkonsentos per voĉdonado , kaj kiam ili ne povos esti unuanime akceptataj, oni devos aprobi ilin per majoria (*) voĉdono de la ĉeestantaj membroj, por kio estos nepre necesa la ĉeesto de la Prezidanto, aŭ de ties komisiito.
PRI LA POSTENOJ DE LA ESTRARO
ARTIKOLO 17ª. Koncernas la Prezidanton la oficiala reprezentado de la Asocio, kunvoki kaj prezidi la kunvenojn de la Estraro kaj la Asembleojn, kaj fiksi la normojn de agado, kiujn li konsideros plej oportunaj por la bona funkciado de la Asocio.
ARTIKOLO 18ª. La Sekretario havas la taskon ĉiujare prezenti informon pri la laboro realigita de la Estraro al la Generala Asembleo; zorgi la korespondaĵojn, kiujn li subskribos kun la aprobo de la Prezidanto, kaj transskribi en libron la protokolojn de la Estraraj kaj Generalaj kunvenoj, kiujn protokolojn ankaŭ li subskribos kune kun la Prezidanto.
ARTIKOLO 19ª. La kasisto gardos la monon de la Asocio, liveros kvitancojn kaj enspezos kotizojn, efektivigos la pagojn aprobitajn de la Prezidanto, kaj prezentos je ĉiu tria monato la staton de la kontoj.
— imatge 4 —
ARTIKOLO 20ª. La Kalkulisto prezentos ĉiujare al la Generala Asembleo bilancon de la finiĝinta administra tempo, kaj projekton de la budĝeto por la nova jaro al la konsidero de la membroj; li zorgos la librotenadon kaj ankaŭ la Registro-libron de membroj de la Asocio.
ARTIKOLO 21ª. La Voĉdonantoj havos kiel taskon helpi la membrojn de la Estraro, kaj ankaŭ se necese ilin anstataŭi laŭ propono de la Prezidanto . La Voĉdonantoj-Delegitoj kaj la Voĉdonantoj de Sekcio prezentos resumon de la respektivaj aktivaĵoj al la Generala Asembleo, kaj ili agos ĉiumomente en akordo kun la Prezidanto.
PRI LA DELEGACIOJ KAJ SEKCIOJ
ARTIKOLO 22ª. En ĉiu ajn urbo de Katalunujo, la Asocio povos starigi Delegaciojn, kiuj devos same sin regi laŭ ĉi tiu Statuto, post la nomumo de Gvida Komisiono. La Prezidanto de tiu ĉi Komisiono estos Voĉdonanto-Delegito de la Estraro, kiel indikas la artikolo 10ª.
ARTIKOLO 23ª. Por ke la Asocio povu efektivigi la aktivaĵojn proprajn de ĝia celo, la Estraro povos starigi Sekciojn de studo kaj laboro, kiaj estas, ekzemple, Instrua, Kultura, Pacisma, Eduka ktp. Ĉiu el ili havos Voĉdonanton en la Estraro,kiu persono reprezentos sian Sekcion en ĉiuj kunvenoj, agante interkonsente kun la Prezidanto. La Voĉdonantoj de Sekcio povos formi kaj elekti siajn komisionojn laŭ la samaj elekto-normoj antaŭe indikitaj.
PRI LA GENERALA ASEMBLEO
ARTIKOLO 24ª. La Asembleoj de la Asocio povos esti ordinaraj kaj eksterordinaraj. Se okaze en ili ne ĉeestos la plej granda parto de membroj, la kunvenoj havos lokon laŭ dua kunvoko, horduonon pli malfrue, kiom ajn estos la nombro de la ĉeestantaj membroj.
ARTIKOLO 25ª. La Ordinaraj Asembleoj okazos ĉiujare en la lastaj du semajnoj de januaro, post kunvoko minimume sendita dek tagojn antaŭe. Celoj de la kunveno:
a) Informi ĉiujn membrojn pri la aktivaĵoj efektivigitaj dum la antaŭa jaro.
b) Laŭvice sekvi tagordon antaŭe fiksitan de la Estraro, inkludante en ĝi tiujn temojn, kies diskuton petis la membroj de la Asocio kun 30-taga anticipo.
c) La decidoj validos per majorio (*) de voĉoj, kaj rajtos voĉdonon ĉiuj ĉeestantaj membroj pagintaj sian kotizon.
ARTIKOLO 26ª. Oni kunvokos Generalajn Asembleojn, kiam pri ties okazigo interkonsentos la tuta Estraro aŭ du trionoj de ĝiaj membroj; aŭ kiam tion petos 20% de la membroj de la Asocio; je tiu ĉi lasta kazo, nepre en la 30 tagoj post kiam oni sendis la peton.
PRI PUBLIKIGAĴOJ
ARTIKOLO 27ª. La Asocio povos publikigi, se eblos, bultenon aŭ cirkulerojn por informado de la membroj, por kio ĝi uzos la lingvojn katalunan, kastilian kaj Esperantan.
PRI ĈESO KAJ LIKVIDO
ARTIKOLO 28ª. La Asocio nur povas ĉesi, kiam tion interkonsentos Eksterordinara Asembleo Generala, nepre per la voĉdono de du trionoj de la ĉeestantaj membroj.
ARTIKOLO 29ª. En okazo de ĉeso de la Asocio, ĝiaj havaĵoj estos transdonataj al la societo «Barcelona Esperanto-Centro», ĉe strato Carreras Candi, nº 34 en Barcelono (Hispanujo).
Sabadell, la 1-an de junio 1985-a
(*) Majorio (=plej granda parto), neologismo per kiu oni celas anstataŭigi la vortojn kaj «plimulto» kaj «plejmulto» pro ilia evidenta miskonstruo, ĉar ja en Esperanto, same kiel en la kastilia, kataluna kaj en aliaj lingvoj, adverbo ne estas aplikebla al substantivo.
BONVOLE ALPORTU VIAN SABLERON
Kun la celo eldoni la verkojn»Kataluna Don Kiĥoto», de Santiago Rusiñol, kaj «Donna Perfekta», de Pérez Galdós, en la Esperanto-traduko de la kompetenta esperantisto, s-ano Luiso Mimó Espinalt, estas starigita Fondaĵo, kies komisiono decidis unuatempe presigi la verkon «Kataluna Don Kiĥoto», kiu proksimume prezos 950 pesetojn. Ĝin antaŭmendis po 10 ekzempleroj, krom Kultura Asocio Esperantista, de Katalunujo, Astura Esperanto-Asocio, Esperanto-Grupo de Callosa de Segura kaj Grupo Esperantista de Alicante. Plie, kelkaj Esperanto-organizaĵoj nialandaj alportis subvenciojn, kies entuta sumo nombras 126.000 pesetojn.
Esperanto-kluboj kaj izolaj esperantist(in)oj, dezirantaj iel kunlabori kun ĉi tiu kultura entrepreno, estas petataj rekte skribi al: Hispana Esperanto-Federacio (Por Fondaĵo Luiso Mimó Espinalt), C/. Carreras Candi, 34-36, 08028 BARCELONA, aŭ al Kultura Asocio Esperantista (Por Fondaĵo Luiso Mimó Espinalt), C/. Montseny,5, 08208 SABADELL.
HALE, NOVA ESPERANTO-ASOCIO
Sugeste de la PK de SAT en ties 59ª Kongreso, okazinta en S. Cugat del Vallès, ekde la 22ª de julio 1987ª estas oficiale leĝigita la landa organizaĵo «Hispana Asocio de Laboristaj Esperantistoj», kies provizora sidejo troviĝas ĉe strato Gral. Primo de Rivera, 6- 03360 CALLOSA DE SEGURA.
— imatge 5 —
LA NOVA «JUSTICULO DE ARAGONO», ESPERANTISTO
La poeto kaj advokato el Zaragozo, s-ano Emilio Gastón Sanz, ekde la 2-a de decembro 1987-a oficiale funkcias kiel «Justiculo de Aragono», ofico ekvivalenta al la ŝtata «Defendisto de l’Popolo», kies publikan funkcion de kelkaj jaroj plenumas s-ro J. Ruiz Giménez.
Samideano Emilio Gastón Sanz, kiu estis deputito en la hispana demokrata parlamento, originas el tre prestiĝa familio esperantista. Efektive, liaj karmemoraj avo kaj patro estis fervoraj gravuloj en la hispana Esperanta Movado, same kiel liaj geonkloj Emilia, Inés kaj Mariano.
PRILINGVAJ KONSIDEROJ
Neologismojn kaj novajn lingvoformojn ni opinias konvenaj por Esperanto, sed nur en la okazo, se ilia funkcio kovras evidentan mankon en leksikono, aŭ se per ili oni ĝuste anstataŭigas erarajn frazkonstruojn. Tiurilate ŝajnas konvena la neologismo «partumi», kiun oni metas en la lokon de la duradika «partopreni» (ĝuste: parton preni aŭ preni parton) kunmetaĵo same erara kiel ekzemple «pardonpeti» (ĝuste: peti pardonon),»fiŝkapti» (ĝuste: kapti fiŝojn aŭ peski) kaj ceteraj simile miskonstruitaj vortoj, antaŭataj de sia rekta komplemento, kun kontraŭfundamenta elizio de la akuzativo (*).
Konforme al la aserto de Zamenhof, laŭ kiu: «La formo ja neniom nin ligas: se iu formo montriĝas erara, ni morgaŭ ĝin ŝanĝos; kaj en okazo de bezono, ni ĝin postmorgaŭ ankoraŭ unu fojon ŝanĝos», kompetentaj esperantistoj uzadis-as en siaj tekstoj, krom oportunaj neologismoj, pli logikajn formojn, kiaj estas ekzemple: taŭro aŭ bovomasklo anstataŭ virbovo; edziĝi al ŝi en la funkcio de edziĝi kun ŝi; kriterio substitue al bontrovo; hobio en la loko de ŝatokupo ktp.
Kaj ree pri la menciita «partumi», fakte daŭre uzata de renomaj esperantistoj, inter ili nia karmemora Luiso Mimó kaj la feliĉe vivanta samideano Rikardo Sulco, ni diru, ke ĝi ne estas nova neologismo, ĉar ja ĝin frutempe uzis la fama esperantista poeto rusa Eŭgeno Mihalski. Efektive, en sia verko «Prologo», eldonita la jaron 1923-an, tiu rusa poeto finas iun sian verson tiel: «… partumi plezuron, doloron – kun vi».
Komentariis: VELUS
(*) Interesiĝantoj pri tiuj lingvaj temoj, bonvolu konsulti la gravan verkon «KOMPLETA LERNOLIBRO DE REGULA ESPERANTO», libro ricevebla kontraŭ 800-peseta antaŭpago, nepre sendota per poŝtmandato al: s-ro Luís Serrano, C/. Font Nova, 32 – 08202 SABADELL (Barcelona).
-8-
ZAMENHOF-MONUMENTO EN SABADELL
Aŭguriĝas tre pozitivaj la demarŝoj por starigi urban monumenton honore al nia Majstro. Laŭ ĵusaj informoj de la lokaj KAE-Delegacianoj, samideanoj Ramón Manau kaj Josep Mª Galofré, respektive vicprezidanto kaj sekretario-kasisto de la koncerna Komisiono, la monumenton oni inaŭguros kadre de esperantista festo, sub la aŭspicio de la loka Urbo-domo.
Tiun skulpturan verkon oni starigos sur tre videbla spaco de la favore situanta Bulvardo (=Ronda) Zamenhof, kiu larĝa strato, borderita de arboj, en vivoplena, komerca parto de la urbo, estas la unua en la tuta mondo plej frue ricevinta la nomon de D-ro Zamenhof.
Leterojn de solidariĝo kun tiu entrepreno, por ilin okaze prezenti al la aŭtoritatuloj, aŭ laŭvolan monhelpon (*) por kovri la altan koston de la monumento, danke akceptos kaj kvitancos la: «Komisiono Civitana por la Zamenhof-Monumento» (pere de KAE), Calle Montseny, 5 piso, 08208 Sabadell (Barcelona).
(*) Eventualan mondonacon bonvolu prefere transsendi al la kontnumero 900-16154-70 de Banko de Sabadell, en Sabadell (Barcelona).
GRAVA KATALOGO DE ESPERANTO-PERIODAĴOJ
La privata Esperanto-Biblioteko «Ramón Molera Pedrals», kiun diligente administras la esperantista filino de nia karmemora samideano Ramón Molera, ĵus aperigis bele aranĝitan katalogon, kun antaŭvortoj de s-ano V.H.Ll. kaj enkonduko de lia filino ANA Mª MOLERA. Krom abunda registrolisto el plej diversaj Esperanto-periodaĵoj, inter kiuj troviĝas nia KAE-INFORMILO, la du unuajn paĝojn de tiu katalogo ornamas memoriga foto de la neniam forgesata esperantista aktivulo, s-ano Molera, el Moià (Barcelono), kaj arte desegnita ekslibriso de lia bofilo C. Illa.
NOVA KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO
[BILDO p.5 | 50,60,66,77] Emblemo de KAE: malfermita libro kun la literoj «kae» kaj la vorto «Katalunujo».
Tiu ĉi 16-leciona kurso, kun riĉa ekzercaro plus vortareto Esperanta-hispana kaj hispana-Esperanta, kostas entute 2.000 pesetojn. Enskribiĝoj estos traktataj nur post la koncerna antaŭpago, kiun oni sendu, nepre per poŝtmandato, al: KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO de «Kultura Asocio Esperantista» C/. Font Nova, 32 08202 -SABADELL (Barcelona)
-9-
— imatge 6 —
ĜENERALA ORDINARA KUNVENO DE KAE
Distinginda samideano: La Estraro de «Kultura Asocio Esperantista» («KAE) kunvokas vin al ties ĜENERALA ORDINARA KUNVENO, okazonta dimanĉe matene, la 31-an de januaro nunjara, en la lokalo de la KAE-Delegacio de Sabadell, ĉe «Centre Cívic de la Creu Alta», strato Major, 70 SABADELL.
La kunveno okazos je la 10’30 horo en unua kunvoko, kaj horduonon poste, t.e., je la 11-a horo, en dua kunvoko, sub la jena tagordo:
1). Legado kaj eventuala aprobo de la antaŭa protokolo.
2). Informado pri la KAE-aktivado en la pasinta jaro 1988-a.
3). Nuna konto-stato kaj aktualigo de kotizoj.
4). Parta, laŭstatuta anstataŭigo de la Estraro.
5). Prezento de kroma regulo por novaj KAE-Delegacioj.
6). Sugestoj kaj demandoj.
Por la bona funkciado de nia Asocio, ĝia Estraro petas al vi akuratan ĉeeston.
KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA – KAE ASSOCIACIÓ CULTURAL ESPERANTISTA Montseny, 5, 1.º SABADELL — (Barcelona) — HISPANIO
FAVORA RECENZO PRI HISPANA BROŜURO
En sia lasta numero, la grava MEM-organo «PACO», kies redaktejo troviĝas en Sofio (Bulgarujo), aperigas laŭdan kritikon pri la turisma broŝuro, kiun nome de Hispana Esperanto-Federacio tradukis en Esperanton nia KAE-membro, s-ano V. Hernández Llusera. Ni transskribis ĉi-sekve la kompletan recenzon:
«HISPANIO. Improtur, Secretaría General de Turismo. MTTC. Madrid 1986.
Nin agrable surprizis tiu ĉi eldonita en Esperanto prospekto-broŝuro pri la interesa hispana lando. Sur ĝiaj 28 paĝoj grandformataj, ni trovas ne nur interesajn informojn pri la lando, pri ties pitoreskaj montaroj kaj valoj, pri la marbordo, pri la klimato kaj naturo ĝenerale, ne nur pri la interesa historio, pri la arto kaj muzeoj, pri la diversaj specoj de sporto, pri la ripozeblecoj, hoteloj kaj gastejoj, pri gastronomio kaj moroj kaj pri ĉio, kio povus interesi turiston vizitantan nekonatan landon. La priskribo de la diversaj tipoj de vilaĝoj allogas la turistojn, avidajn al ekzoteco.
Sed tio kio allogas la okulojn ĉe unua vido estas la ekstera beleco de la prospekto. La multkoloreco, la belaj tonoj, la bongusta aranĝo nepre igas onin malfermi la paĝojn kaj eklegi. Precipe ĝuiga estas la fako de
-10-
la arto, kie estas reproduktitaj bildoj de la famaj pentristoj. Jen, rezulte – mi, kiu neniam vizitis Hispanion, ekrevis pri tiu mirinda lando.
La esperanta lingvaĵo estas tre bona, la stilo agrabla, la preso, perfekta. Ni povas prave gratuli la turisman centron kaj la hispanajn esperantistojn pro tiu bela eldono.»
LAŬDINDA AGADO DE VETERANO
En Valencio, nia kara s-ano Felikso Navarro Clemente daŭre gvidas kursojn ĉe la Valencia Esperanto-Grupo. Krom tio, li i.a. prizorgas E-progamon, disaŭdigatan ĉiumarde tra la tiea «Radio Klara Sendependa», FM 1027, sub la nomo ESPERANTO EN LA RADIO. La 16-an de februaro, s-ano Navarro atingos sian 100-an programon, kiujn li seninterrompe pretigas kaj mem rekte legas antaŭ la mikrofono. S-ano Navarro, jam 79-jara, optimisme asertas, ke tiaj Esperantaj okupoj estas por li la plej sanigaj piloloj.
NEKROLOGAJ NOTOJ
La 5-an de novembro ĉesis bati la koro de la estimata s-ano Danielo Pons, el Sabadell, iama UEA-delegito en la Nord-Afrika urbo Alĝero.
La 30-an de novembro forpasis k-do Norbert Barthelmess. Kun li malaperis unu el kelkaj homoj, danke al kiuj SAT akiris sian prestiĝon. Laŭ deziro lia, neniu ceremonio okazis, nek entombigo nek bruligo. Jam delonge li decidis donaci sian korpon al la medicina Fakultato, kaj entreprenis ĉiujn klopodojn tiurilate.
La 15-an de decembro, memorinda Zamenhof-taga dato, forpasis Prof. D-ro Ivo Lapenna, distinginda Esperanto-verkisto kaj eminenta oratoro. Li estis dum multaj jaroj unu el la plej influaj homoj en nia Movado.
NOVA ESPERANTO-POŜTMARKO
La Ĉeĥoslovaka Ministerio de Telekomunikoj anoncis la eldonon de poŝtmarko kun Esperanto-teksto, emisiota okaze de la «Tutmonda Ekspozicio».
PLIA ESPERANTO-PROSPEKTO
La marborda urbeto SALOU (TARRAGONO), nunsomere eldonos turisman prospekton en Esperanto, kiun jam tradukis nia KAE-ano Martí Guerrero i Cots.
HEJS-TENDARO EN KATALUNUJO
Ĝi okazos de 31-3-88 ĝis 4-4-88 en Monistrol de Montserrat, (Barcelono)
-11-
Núm. 7, primavera de 1988

Coberta del KAE-Informilo Núm. 7, primavera de 1988.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 3 —
KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA
[BILDO p.3 | 61,3,84,20] Emblemo de la asocio: grandaj nigraj minusklaj literoj «kae» sub la nomo de la asocio.
Montseny, 5, 1r. E-08208 SABADELL
Ptge. Gaudí, 1, 3r. E-08221 – TERRASSA.
N-ro 7 – Tria aperjaro.-Monattria informilo.-En printempo 1988-a
GENERALA KUNVENO DE KAE
Ĝi havis lokon la 31-an de januaro 1988-a, en la lokalo de la urba institucio «Centre Cívic de la Creu Alta», kie nestas la KAE-Delegacio de Sabadell. La kunvenon, komenciĝantan je la 11-a horo sub la anoncita tagordo, malfermis la KAE-sekretario Giordano Moya Escayola per legado de la antaŭa protokolo, kiu estis unuanime aprobata. Li tuj poste informadis pri la diversaj aktivaĵoj de la Asocio, nome INFORMILO, Esperanto-Kurso per Korespondado, starigo de KAE-Delegacioj en Terrassa kaj Sabadell, ambaŭ en lokaloj de la respektivaj municipoj, kaj pri aliaj nun preparataj aranĝoj, kiuj aŭguriĝas pozitivaj por Esperanto. Ankaŭ estis unuanime aprobata la financa stato de la Asocio, kune kun modera aktualigo de la kotizoj de KAE, kiujn ekde 1989-a oni altigos ĝis 500 pesetoj jare. Same unuanime oni favore voĉis por la ĵus ellaboritaj normoj aplikotaj al la novaj KAE-Delegacioj en Katalunujo, kaj krome por la parta anstataŭigo de la KAE-Estraro, kies respektivajn postenojn ekde tiam ĉirespondecas la jenaj membroj:
Prezidanto: Ramóm Manau Torres, el Sabadell Sekretario: Giordano Moya Escayola, el Terrassa Kasisto: Josep Mª Galofré Domingo, el Sabadell Kalkulisto: Santiago Torné Grau, el Sabadell Voĉdonanto: Marcel Lloberas Ribal, el Terrassa Voĉdonanto: Martí Guerrero Cots, el L’Hospitalet de Llobregat Voĉdonanto de la KAE-Delegacio en Sabadell, V. Hernàndez Llusera Voĉdonanto de la KAE-Delegacio en Terrassa, Ernest Roca Genescà
Kiel KAE-Delegitoj funkcias jenaj ges-anoj: Trini García Cobacho, en Sant Cugat del Vallès; Joan Solé Pujol, en Barcelona kaj Josep Climent Grañana, ankaŭ en Barcelona.
Plie, s-ano Martí Guerrero Cots informis pri la pretigo de kasedo, kiun li kune kun la kroatdevena aŭstralia esperantisto, s-ano Milan Sudec gravuris en la kastilia kaj Esperanta lingvoj. Tiun kase-
-1- ./..
— imatge 1 —
don KAE jam ofertas je 500 pesetoj, precipe al gelernantoj de la Esperanto-Kurso per Korespondado. Fine, oni decidis starigi Junularan Sekcion de KAE, se sufiĉa nombro da junaj gekursanoj estas pretaj aktivi en tiu kampo, per kio finiĝis la Ĝenerala Kunveno de membroj de KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA (=KAE).
ADMINISTRADO DE LA KAE-DELEGACIOJ
(Normoj aprobitaj en la Ĝenerala Kunveno de la 31-a de januaro)
Ĉe la kreo de Delegacio, la Centra Estraro de KAE asignos al ĝi monsumon por laŭeble kovri la fondo-elspezojn de tiu Delegacio, se la financa povo tiumomente disponebla tion permesos.
Kiel Delegacion oni konsideros ĉiun tiucele fonditan Esperanto-Grupon kun minimuma nombro da 12 membroj, kiuj oficiale uzos difinitan lokalon por siaj kunvenoj.
La Delegacioj devas nepre sin administri nur pere de la Statuto de KAE, kaj plu agadi sub la nomo: Loka Delegacio de «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE), kiu teksto antaŭu kiun ajn aldonitan nomon.
La kotizon de la membroj de la Delegacioj libere fiksos ties Estraro.
El siaj membro-kotizoj la Delegacioj asignos al la Centra Asocio difinitan monsumon, kiun oni determinos en amika interkonsento inter ambaŭ Estraroj. Okaze de malakordo, oni procedos pri registrado de voĉdonoj, en kiu prenos parton la Centra Estraro de KAE kaj la Delegacia Estraro. En okazo de egaliĝo de voĉdonoj, tiam decidos la voĉo de la Prezidanto de la Centra Estraro de KAE.
La Delegacioj ne povos interkonsenti kreditojn kun bankaj institucioj aŭ komercaj firmaoj, se ili ne ricevas oportunan rajtigon subskribitan de la Centra Estraro de KAE.
Ĉiujare la Prezidantoj de la Delegacioj komunikos, al la Centra Estraro de KAE, la financan staton de la respektivaj Delegacioj. Ankaŭ la Kalkulisto de la Centra Asocio informos al la Prezidantoj de la Delegacioj pri ĝia financa stato, cele ekvilibrigi, se tio estus necesa, la financojn de ĉiuj.
-2-
ESPERANTO SUR LIA VOJO
Ĉi-foje ni prezentas intervjuon kun la Palencio-devena membro de KAE kaj gvidanto de ties Koresponda Kurso, s-ano Luiso Serrano Pérez, el kies biografio, troviĝanta en la dua volumo de la grava verko «Analoj de la Esperanta Movado en Hispanujo», ni resume kopias la jenon: «Li edziĝis al esperantistino el Sabadell, kie li gvidis-as plurajn Esperanto-kursojn. Fondinto de la Pacisma Esperantista Asocio ANTON BALAGUÉ, kiun li prezidas, li redaktas la monatduan organon de la menciita Asocio ekde ĝia fondiĝo. Peranto de HEROLDO DE ESPERANTO kaj Ĝenerala Delegito de MONDPACA ESPERANTISTA ASOCIO (=MEM) en Hispanujo. Li estas kunredaktoro de BOLETIN». Al niaj demandoj s-ano Serrano afable respondas jene:
KIAM, KIEL, KIAL kaj KIE vi interesiĝis pri Esperanto?
Estas evidente, ke ĉi tiuj demandoj bezonas kvar respondojn. KIAM? Se mia memoro ne perfidas min, tio okazis en la jaro 1953-a, kiam efektive mi interesiĝis pri Esperanto. Mi diras efektive, ĉar ĝis tiu dato mi ne havis la eblon kontakti kun esperantistoj. KIEL? La afero estis simpla: Iam mi legis pri kongreso okazinta en Zaragozo, en kiu informo oni krome anoncis la adreson de HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO, en Valencio. Al mia letero respondis la memorata D-ro Rafaelo Herrero, kaj tiel mi metis la unuan piedon en Hispanujon. KIAL? Malgraŭ tio, ke mi naskiĝis en vilaĝo, mi ĉiam sentis la deziron koni la mondon, aŭ almenaŭ esti en rilato kun personoj malproksimaj, kio fakte ne estis facile realigebla, precipe pro la malhelpo de la lingva baro. Leginte pri Internacia Lingvo, kiu «validas por ĉiuj landoj», mi pacience atendis la momenton por iel kontakti «tiujn kulturajn sinjorojn», kaj ĉar la volo estas povo, miaj deziroj plenumiĝis, precipe pro mia emo legi ĵurnalojn, el kiuj mi eltiris la supre menciitan adreson. KIE? Kompreneble mi lernis Esperanton en mia vilaĝo OSORNO, en la Palencia provinco. Sed fakte mia lernejo troviĝis en MOIÀ (Barcelono), kie loĝis mia instruisto, la karmemora s-ano RAMÓN MOLERA PEDRALS. La poŝta servo estis la peranto inter ambaŭ, la lernanto kaj la instruisto. Mia deziro lerni Esperanton kaj lia daŭra instigo estigis tiun modestan esperantiston, kiun vi intervjuas.
NI SCIAS, KE VI ESTAS RESPONDECA PRI DIVERSAJ ESPERANTO-FACETOJ. ĈU VI BONVOLAS ION RAKONTI PRI ILI?
Mia deziro de interkonatiĝo kun aliaj eksterlandaj personoj plene kontentigis min dum la unuaj jaroj. Mi havis eĉ tridek gekorespondantojn. Post kelkjara restado en fremdaj landoj mi formis mian familion en Sabadell, kie mi decidis laŭeble kunlabori kun la loka
-3-
— imatge 2 —
Esperanto-Grupo per gvido de kursoj, redaktado de la Kluba bulteno SABADELL ESPERANTISTA, sekretariado ĉe «Centro de Esperanto Sabadell» ktp. Intertempe oni min akceptis kiel hispanlandan peranton de HEROLDO DE ESPERANTO, kaj, eble pro mia emo skribi, mi estis nomata kunredaktoro de la HEF-organo BOLETIN. Fine, kiam en Hispanujon venis aliaj politikaj aeroj, eksterlandaj amikoj petis al mi la starigon de la hispana MEM-Sekcio, por kio mi kuraĝe komencis la koncernan taskon, kaj helpate de aliaj enlandaj samideanoj ni fondis la «Hispanan Esperantistan Asocion ANTON BALAGUÉ», kiu krom sendependa organizaĵo, ĝi ankaŭ rolas kiel MEM-Sekcio por Hispanujo, kaj daŭre eldonas propran organon, kiun mi redaktas ekde ĝia unua numero. Fine la KEK (=Komunista Esperantista Kolektivo) petis al mi, ke mi okupiĝu pri ĝia Libroservo.
Eble el ĉiuj aktivaĵoj, kiuj plej plaĉas al mi estas mia emo al skribado de ne gravaj nek stile elegantaj artikoloj, tamen ironie sinceraj kaj realaj, kiujn multaj afablaj redaktoroj de esperantistaj bultenoj bonvolas publikigi.
EL VIA ESPERANTISTA VIVO, KIAN ANEKDOTON VI MEMORAS KUN PLEJ GRANDA ESTIMO?
Vole aŭ ne vole ja mia vivo ĉiam restos ligita al Esperanto. Inter miaj korespondantinoj iam aperis iu fraŭlino de Sabadell. Tiutempe mi loĝis en Francujo, kaj kvankam en la unuaj leteroj mi prezentis min al ŝi kiel franco, baldaŭ mi malkaŝis la sekreton. Nia interkorespondado ne perdis intereson pro tiu fakto, kaj post unu jaro, dum iu el miaj vojaĝoj al Hispanujo, ni ambaŭ persone interkonatiĝis kaj tuj decidis geedziĝi. Jen kiom facile ni reciproke katenis nin. Ja por ni ESPERANTO rolis kiel EDZPERANTO. La birdo ne plu flugis kaj daŭre restas en Sabadell. Kompreneble, mi travivis aliajn anekdotojn, sed la plej grava. kiel vi povas kompreni, estas tiu ĉi
KONKLUDE, POR VERE SERIOZA PROGRESIGO DE ESPERANTO EN HISPANUJO, KIAN FORMULON VI REKOMENDUS AL LA ESPERANTISTAJ AKTIVULOJ NIALANDAJ?
Ĉi tiu demando estas identa al tiu, kiun faras al si ĉiu esperantisto en kiu ajn epoko. Do, la respondo ne estas facila. Por mi la plej taŭga formulo estas la senĉesa laboro. Ĉiu esperantisto devas agadi laŭ siaj eblo kaj kapablo. Pasiva esperantisto estas samideano sencela. La baza laboro de ĉiu esperantisto estas la kursoj; la instigo al la lernado de la Internacia Lingvo; la varbado de adeptoj; la daŭra insisto al la altranguloj de la lando, kun apogo de forta kaj solida bazo esperantista. La progre-
-4-
sigo de Esperanto sole venos, se ĉiu estas preta laboradi. Ni ĉiuj scias, ke la semadoj estas grandaj kaj bedaŭrinde la rikoltoj malgrandaj. Tio estas la defio, ni celu inversi la terminojn. Ja ne estas miraklo por la venko de Esperanto!
Intervjuis VELUS
INTERESA PRILINGVA VERKO
Rikardo Ŝulco. Sur la vojoj de la «Analiza Skolo». Esperantologia esearo. Libro eldonita de Hermano Bermano. Esperanto-Centro Padeborno. 279-paĝa libro kun formato 21X14 c/m. Prezo ne indikita.
Jen nova libro de nia estimata amiko Rikardo Ŝulco, kiu kompetente traktas en ĝi diversajn temojn, ĉiam aktualajn, pri la Zamenhofa Lingvo. En tiu verko tuj estas rimarkindaj la pacienca kompilado, objektivaj proponoj kaj laŭ-Fundamentaj argumentoj, per kiuj ĝia aŭtoro prezentas al la esperantista publiko sian lingvan vidpunkton strikte bazitan sur la tiel nomata «Analiza Skolo».
Estas ĝojige por ni, ke la libron dekomence jam prefacas diro de la karmemora samideano Luiso Mimó Espinalt, kiu tiel sentencis: «Se oni volas, ke la Lingvo Internacia nepre estu stabila, firma kaj nevaria sur sia Fundamento, perfekta en sia simpleco, por ke ĝi ne disdialektiĝu nek degeneru sub influo de modlemaj tendencoj aŭ de tradiciaj aŭ alilingvaj miskutimoj, oni devas kontribui al la perfektigo de Esperanto per severa, scienca analizado. Tio estas la celo de la ANALIZA SKOLO, kaj tio estas la plej grava kaj konstanta tasko por gvidaj esperantistoj.
En la Lingvo Internacia, lingvo origine arta, fundamentita sur pura racio, ne estas tiom sekvenda la uzo, kiom la logika analizo, kiu ĉiukaze donas la ĝustan solvon».
Al tiu diro sekvas dediĉo de la aŭtoro al plurpersona skipo da distingindaj samideanoj, inkluzive al kontraŭuloj, kies kontraŭstaro – li diras – estas instiginta min pli konscience ekzameni miajn proprajn vidpunktojn kaj konceptojn.
La libro-prezenton fermas ĝia eldonisto s-ano Hermano Bermano per konciza priskribo de la personeco de Rikardo Ŝulco, esprimante sian kontenton pro lia ĝojiga sukceso en la Esperantologia kampo.
-5-
— imatge 4 —
En la tuta libro svarmas lingvaj rimarkigoj, kiujn la aŭtoro traktas kun atento surbaze de skrupula respekto al la Fundamento kaj ties imanenta logiko, «kiu – liadire – estas komuna al ĉiuj homoj kaj ĝiaj decidoj estas devigaj. Nur ĝi ebligas unuecan evoluigon de la lingvo». S-ro Ŝulco daŭrigas jene: «Tute same kiel la metro plenumas sian funkcion nur pro sia netuŝebleco, ankaŭ la Internacia Lingvo povas plenumi sian funkcion kiel tutmonda komprenilo nur, se ĝia Fundamento, kaj tute precipe ties kerno, nome la deksesregula gramatiko, restos severe observata. Estas apenaŭ imageble, ke ekzemple ŝtofojn eksportanta ŝtato reduktas la metron je kelkaj centimetroj. Sed en Esperantujo la Fundamento estas daŭre lezata, daŭre malatentata, daŭre profanata».
«Ĉiu Esperantisto konas la deksesan regulon, kiu permesas forlasi la finan vokalon de la substantivo kaj de la artikolo kaj anstataŭigi ĝin per apostrofo. Neniu regulo permesas tion por la adverba – e. Tamen ekzistas sennombraj Esperantistoj, kiuj senĝene diras kaj skribas dank’al. Se oni tion tolerus, oni devas toleri ankaŭ help’de, per’de, rekt’en, cel’de, direkt’al, escept’de, flank’de, kondiĉ’ke, kun’kun, laŭlong’de, mal’ke, mank’de, renkont’al, spit’de, supoz’ke, tut’ne kaj sennombrajn aliajn analogajn formojn. Mi fakte estas jam leginta ankaŭ vic’al. Kun tiu dank’al Esperanto ĉesas esti lingvo bazita sur senescepta regularo. Oni ne diru, ke en dank’al la apostrofo anstataŭas eliziitan substantivan -o. Neniu Esperantisto dirus «mi atingis tiun celon danko al mia penado»».
S-ro Ŝulco plu daŭrigas tiel: «Ĉiu Esperantisto ankaŭ konas la lastan frazon de la sesa regulo, kiu klare diras, ke la prepozicio ĉe la pasivo estas DE. Tamen iu «pliboniganto de Esperanto» – mi metas la vorton inter citiloj – kuraĝe inventis la prepozicion far (*), kaj multaj Esperantistoj komencantoj, post la unua ŝoko, kontentaj, ke ili estas lernintaj ion novan, uzadas ĝin. Ili vere ne scias, kion ili faras. Same kiel dank’al tiu far estas danĝera paŝo al ĥaosigo de la lingvo».
«La Internacia Lingvo baziĝas ne nur sur la deksesregula gramatiko, sed ankaŭ sur la logiko aplikenda al ĝi. Tiuj du principoj permesas esplori kaj eltrovi, kio estas vere bona, vere ĝusta kaj vere konsekvenca Esperanto. Nur la tiel determinita Internacia Lingvo povas pretendi je tutmonda valideco, ĉar la logiko estas komuna al ĉiuj homoj. Ĝi estas deviga. Ĝi garantias la demokratiecon de la Internacia Lingvo. Ĝi estas la plej alta instanco, ne la Akademio de Esperanto. Tiu ĉi povas esti nur la peranto inter la logiko kaj la Esperantistoj. La Fundamenta regularo estas perfekta,
-6-
kvankam ne kompleta. Ĝi tamen estas genia, ĉar ĝi permesas kompletigi ĝin el ĝiaj propraj premisoj».
«En Esperanto, lingvo, kiu estas intencata por mondskale internacia uzo, por la uzo de kleruloj same kiel por la uzo de neklerulo|j, por altnivelaj beletraj kaj sciencaj celoj, lingvo, kiu estas samtempe tiom aristokrata kiom vere popolara kaj demokrata, nepre nerezignebla kondiĉo estas klareco. La strebado al ĉiam pli klara kaj pli logika lingvo samtempe garantias ĉiam plu unuecan lingvon. Ĉio, kio ascendas, proksimiĝas al fine kulmina, al ne plu detruebla unueco.»
Post tiuj ĉi pripensindaj konsideroj, Rikardo Ŝulco detale komentarias plurajn lingvoformojn lastatempe aperintajn en diversaj Esperanto-publikigaĵoj, kies lingvaĵon li kritike analizas surbaze de la Fundamenta gramatiko kaj ties imanenta logiko. Volonte ni transkopius multajn el liaj prilingvaj konsideroj, sed ja manko de spaco en nia modesta INFORMILO tion bedaŭrinde ne permesas. Tamen ni ne rezignis ĉi-sekve transskribi kelkajn el liaj rekomenditaj reguloj, kiujn, kiel apendicon, s-ro Ŝulco aperigas en sia verko: «Sur la vojoj de la ANALIZA SKOLO»:
«La vera stilo Esperanta estas nur stilo simpla kaj logika. En la Lingvo Internacia oni devas obei sole nur la logikon» (L.L. Zamenhofo).
«….. la gramatika logiko pledas nekontesteble por kondicionalo post kvazaŭ». (Gastono Varengjeno).
«tiel/kiel komparas manierojn de verbaj agoj, tiom/kiom komparas gradojn de ecoj aŭ manieroj».
«En arte farita lingvo, erara lingvouzo, kiom ajn disvastiĝinta ĝi estas, neniam povas esti ĝusta».
«-iĝ signifas nevole transiri en la staton de la radiko».
«Aplikante la sufikson -iĝ, oni unue certigu sin, ĉu ne estus pli konvene uzi refleksivon aŭ pasivon, kaj due, ĉu ĝi vere esprimas nevolan ŝanĝon en novan staton, ĉiam memorante la Zamenhofajn ekzemplojn paliĝi kaj ruĝiĝi kaj la (laŭ Zamenhof mem!) malpli logikan, do evitendan sidiĝi».
«Ĉiu verbo en subpropozicio havas la saman tempon aŭ modon, kiun ĝi havus, se ĝia propozicio fariĝus memstara». (Gastono Varengjeno).
-7-
— imatge 3 —
ESPERANTISTAJ GEJUNULOJ STARIGIS TENDARE EN MONISTROL
Kiel anoncite, la organizaĵo «Junulara Esperantista Kataluna Asocio» (=JEKA), helpe de la «Barcelona Junular-Grupo ATOMO», organizis nome «Hispana Esperantista Junulara Societo» (=HEJS) ties nunjaran Esperantistan Tendaron en Monistrol de Montserrat (Barcelono), de la 31-a de marto ĝis la 4-a de aprilo 1988-a, okaze de la 20-a datreveno de la starigo de la «Junulara Esperantista Restadejo», konstruita en la menciita urbeto Monistrol, situanta piede de la fama Monto Montserrat, kaj proksima al la tiea strato D-ro Zamenhof.
Malgraŭ la pluvema vetero, prenis parton en tiu Esperantista Tendaro 31 gejunuloj venintaj el diversaj aŭtonomaj regionoj hispanlandaj, plus du eksterlandaj junaj samideanoj: germano kaj portugalo, ĉi tiu lasta aktiva sekretario de «Portugala Esperanto-Asocio»
El inter la programeroj de tiu Esperantista Tendaro Hispanregiona elstaris: informa kolokvo pri Amnestio Internacia, kursoj pri kataluna kaj Esperanta lingvoj, instruado de la folklora «sardano», katalunteritoria popola danco, kiun la getendaranoj havis la okazon lerni en tiucele aranĝita kurso. Krome oni organizis popularan Esperanto-feston, en kiu prenis parton aŭtoritatuloj kaj loĝantoj de la urbeto Monistrol de Montserrat, kiuj entuziasme subtenis la strebadon de la Organiza Komisiono. Ankaŭ oni kolektive ekskursis ĝis la fama Monaĥejo de Montserrat, kies respondeca pastro bonvole adresis, en perfekta Esperanto, bonvenan saluton al la junaj gevizitantoj.
Delegacio de «Kultura Asocio Esperantista», konsistanta el ĝia Prezidanto Ramón Manau Torres kun sia filo Joan kaj la Sabadell-a Estrarano de KAE, V. Hernàndez Llusera, vizitis la HEJS-Tendaron kaj povis mem konstati kiom altan laborkapablon havas la gejunuloj esperantistaj nialandaj. Ekzemple ni diru, ke la Estraro de JEKA planas starigi diversajn katalunregionajn sekciojn, el kiuj, tiu de Tarragona estos tre probable la unua. Plie oni interkonsentis okazigi la venontan hispanlandan HEJS-Tendaron en Vitorio (Vaskujo), urbo kie samjare, en 1989-a, havos lokon la 49-a Hispana Kongreso de Esperanto, jam menciita en alia paĝo de ĉi tiu KAE-INFORMILO.
Fine ni aldonu, ke la aktiva samideano vaska Iñaki Gauna, el Vitorio, reprezentos HEJS-on, t.e., la hispanlandajn gejunulojn, en la 44-a Internacia Junulara Kongreso, kiu esperantista evento okazos nunjare en la kroata regurbo Zagrebo (Jugoslavio).
Raportis: Redakcio de KAE
-12-
— imatge 5 —
«… en lingvo arte farita ĉiu havas la rajton uzi formon pli logikan, kvankam neniu ĝis nun ĝin uzis…» (L.L.Zamenhofo).
«Kiam la precipa elemento de vortkunmetaĵo estas verbo, la flankelementa substantivo ne povas esti ties rekta komplemento».
«La vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de vortoj. La precipa vorto staras en la fino, kaj ĝi povas esti substantivo adjektivo aŭ verbo; la flanka vorto povas esti nur substantivo laŭsence enkondukita per prepozicio. Tamen la prepozicio ĉiam forestas». (Ludoviko Mimoo).
«La logiko kategorie ordonas, ke por ĉiuj nomoj estu enkondukita unu egala ortografio «la simpla ortografio Esperanta». (L.L. Zamenhofo).
Jen do supraĵe ni recenzis verkon objektive detalan, tre taŭgan por progresintaj esperantistoj dezirantaj funde esplori tiklajn apartaĵojn de nia lingvo, kiujn s-ro Sulco traktas kun neordinara kompetenteco. Surbaze de la Fundamento de Esperanto, li analize evidentigas sennombrajn malĝustaĵojn delonge tradiciiĝintajn en la lingvo, samtempe prezentante logikajn alternativojn. Resume, verko nepre posedinda pro ĝia klarastila redaktado kaj zorge elektita enhavo, tre interesa laŭ Esperantologia vidpunkto.
VELUS
(*) «far» estas implicite kondamnita de la Akademio de Esperanto.
INTERNACIA ESPERANTO-KONFERENCO 1988
okazos de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto en la arta kaj historia kadro de la urbo METZ (Francujo).
- Konferenca temo: INTERNACIA KAJ NACIAJ KULTUROJ sojle de la 2-a jarcento de Esperanto, pritraktota dum ampleksa prelegserio;
- Kursoj por komencantoj kaj progresantoj;
- Kunvenoj de kulturaj asocioj (filozofiistoj, historiistoj…)
- Distra programo (teatro, tago «Raymond Schwartz», muziko, bankedo kaj balo);
- Kroma programo por junuloj;
Postkonferenca aranĝo: TRI TAGOJN EN PARIZO. …… Informu vin ĉe: ESPERANTO-KLUBO de METZ M.C.L., 36 rue St-Marcel. F-57070 METZ (Francujo)
-8-
VALOREGA MANUSKRIPTO
Ludoviko Mimoo (Luís Mimó Espinalt), konata esperantologo, mortinta la unuan de majo 1986, postlasis prespretan manuskripton de dudirekta Esperanto-vortaro pri la hispana lingvo. Ĉar mankas la bezonata kapitalo kaj eble ankaŭ sufiĉe sperta fakulo por eldoni ĝin, la vidvino transdonis la multajn ampleksajn slipujojn al Esperanto-Muzeo en Sant Pau d’Ordal proksima de Barcelono. La hispana esperantistaro ja povas esti kontenta kaj certe estas danka al s-ino Lladós de Mimó, ke tiu valora verko almenaŭ provizore trovis sekuran azilon. Estas nenia dubo pri tio, ke la magistro Hernàndez Izal, la meritoplena iniciatinto de la Muzeo kaj nelacigebla fervora kolektanto, zorgos ke la deponita altvaloraĵo ne falos en forgesitecon. (Laŭ informo de «ESPERANTO aktuell»)
VIZITO AL HISPANA MUZEO DE ESPERANTO
Okaze de la 20-a datreveno de ĝia fondiĝo, la 14-an de majo 1988 estos organizata esperantista festo konsistanta el: parolado kaj prezento de la libro «Historio de la kataluna Esperanto-gazetaro» fare de la aŭtoro Narcís Fluvià; solena disdonado de Esperanta insigno al la gelernantoj de diversaj E-kursoj; vizito al la Kastelo de Subirats; komuna tagmanĝo en la proksimeco de la Kastelo; vizito al vinkelo kaj reveno. – Pliajn informojn oni povas ricevi de la KAE-membro Martí Guerrero: telefono 3356989, nokte de la 10-a ĝis la 11-a, escepte marde.
PREMION AL DU KAE-ANOJ
La Centra Estraro de «Bulgara Esperantista Asocio» distingis per JUBILEA ORA MEDALO «CENT JAROJN ESPERANTO» la Prezidanton de «Hispana Esperanto-Federacio», s-ano Salvador Aragay Galbany, kaj per honor-plato la Direktoron de «Hispana Esperanto-Muzeo», s-ano Luís Mª Hernàndez Izal, ambaŭ membroj de la kataluna organizaĵo «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE).
7.000 TAGOJN EN SIBERIO
Ĉi tiu 495-paĝa interesa verko de Karlo Ŝtajner, en facile legebla Esperanto-traduko de K. Barkoviĉ, prezas 2.700 pesetojn.
Mendu ĝin al KAE!
-9-
— imatge 6 —
HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO EN KATALUNUJO
Ĝi okazos, se obstakloj ne prezentiĝos, somere de la jaro 1990 en Sant Cugat del Vallès (Barcelono), en kiu bela urbeto jam havis lokon, en 1986-a, la Internacia Esperanto-Kongreso de SAT, sukcese organizita de nia katalunteritoria organizaĵo «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE). Estas rimarkiginde, ke Sant Cugat del Vallès posedas du stratojn respektive kun la nomoj Zamenhof kaj Esperanto.
LA E-KURSO DE LA SABADELL-A KAE-DELEGACIO
aperigas en «Heroldo de Esperanto» la jenan anoncon: «Naŭ diversaĝaj Esperanto-gelernantoj praktikacele deziras ekkorespondadi tutmonde. KAE garantias respondon al ĉiuj. Skribu al KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA (=KAE), C/. Montseny, 5 piso 08208 SABADELL – (Hispanujo).
«PREMIO KLARA SILBERNIK»
Kadre de la nunjara Hispana Kongreso de Esperanto, okazonta en la Mediteranea urbo Valencio, oni liveros tiun Premion al s-rino Concha Hernàndez, edzino de la distinginda s-ano Manuel Lòpez Serna, el Alikanto.
«LEXICON», REELDONOTA DE SOPENA
Pere de la KAE-membro, s-ano Josep Climent Grañana, ni ĝoje informiĝis, ke tiu tre utila poŝvortareto Esperanta-Hispana kaj Hispana-Esperanta estos baldaŭ reeldonata de la firmao SOPENA.
KURIOZA ESPERANTO-KONGRESO EN VASKUJO
Estas jam laŭŝajne decidite, ke la inaŭguro de tiu Hispana Kongreso de Esperanto kaj ties plej gravaj kunvenoj okazos, la jaron 1989-an, en Bilbao, sed oni senprecedence planas ĝin fermi en la samteritoria urbo Vitorio.
-10-
JUNULARA ESPERANTISTA KATALUNA ASOCIO (=JEKA)
Tiu ĉi katalunteritoria organizaĵo, prezidata de Jesuo Armengol, kaj jam aliĝinta al UEA-TEJO kaj HEF-HEJS, estas oficiale rekonita de la Generalitat de Catalunya sub la registra nº 9436. Jara kotizo al JEKA kostas nur 500 pesetojn, per kiu monsumo oni rajtas ricevi la Asocian informilon K I O …?, ĉiumonate aperantan en Esperanta, kataluna kaj kastilia lingvoj sub la redaktado de s-ano Jordi Farré. Poŝta adreso de JEKA: Apartat nº 23484 – 08080 – BARCELONA (Katalunujo)
KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO DE KAE
Tiu ĉi 16-leciona kurso, kun riĉa ekzercaro plus vortareto Esperanta-Hispana kaj Hispana-Esperanta, kostas entute 2.000 pesetojn. Enskribiĝoj estos traktataj nur post la koncerna antaŭpago, kiun oni sendu, nepre per poŝtmandato, al:
KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO de «Kultura Asocio Esperantista» C/. Font Nova, 32 08202 – SABADELL (Barcelona)
NUNJARA HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO
Ĝi okazos en Valencio, de la 14-a ĝis 18-a de julio 1988-a. Petu informojn al GRUPO DE ESPERANTO DE VALENCIO, Gran Via Fernando el Católico, 45 -3ª – 46008 VALENCIA.
ŜAKLUDO KAJ ESPERANTO
Estas tre probable, ke la «Andaluzia Esperanto-Unuiĝo» eldonos malgrandan Esperanto-broŝuron pri la Monda Ĉampioneco de Ŝakludo, antaŭ kelkaj monatoj okazinta inter la rusoj Karpov kaj Kasparov en Seviljo. Tiun broŝuron oni intencas tutmonde diskonigi en kunlaboro kun «Esperanta Ŝak-Ligo Internacia». (Laŭ informo de MONATE ĈE VI, monata bulteno de AEU).
-11-
Núm. 9, tardor de 1988

Coberta del KAE-Informilo Núm. 9, tardor de 1988.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
**[BILDO p.1 | 66,3,89,19]** Kapemblemo de la bulteno: grandaj nigraj literoj «kae» kun la surskribo «KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA» supre.KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA — kae
Montseny, 5, 1r. E-08208 SABADELL
Ptge. Gaudí, 1, 3r. E-08221 – TERRASSA.
N-ro 9 – Tria aperjaro. Monattria informilo. Aŭtune de 1988-a.
KONGRESO EN VALENCIO
[BILDO p.1 | 61,32,74,57] Speciala poŝtstampo: «ESPERANTO – 48-a HISPANA KONGRESO DE – VALENCIO 14-18 JULIO 1988 – UNUA POSTJARCENTA KONGRESO», kun desegnaĵo de la Miguelete-turo, la merkatejo de Valencio kaj lunarko.
De la 14-a al la 17-a de julio elvolviĝis en la Universitato de Ekonomiaj Sciencoj de Valencio la 48-a Hispana Kongreso de Esperanto.
Vetero varma kaj agrabla akompanis la plaĉan restadon de la kongresantoj. Ni klopodos priskribi la diversajn erojn de la Kongreso laŭteme, ne kronologie.
Post la kutima disdono de la dokumentaro okazis la Oficiala Malfermo, kun ĉeesto de urbaj kaj universitataj reprezentantoj, kiuj gastame salutis la kongresanojn. Ankaŭ en la Fermo-tago, la 17-an de julio, ni aŭskultis elkorajn vortojn de nia Prezidanto s-ro Salvador Aragay kaj de la Prezidanto de la L.K.K. s-ro Aŭgusto Casquero.
Pri la kultura aspekto de la Kongreso, ni devas antaŭ ĉio mencii la entuziasman, brilnivelan laboron de s-ro Alonso Nuñez, kiu, unujare plu, prezentis siajn Artajn kaj Sciencajn Horojn. Reliefiĝis altnivelaj disertacioj pri lingvaj temoj, kaj speciale tre interesa studo pri la temo «Etiko en Politiko», kie s-ro Fighiera skizis la doktrinon de Machiavelli kaj ĝia tempo. Doktorino Urueña kaj Manuel López debatis pri la makiavela ideraro brile kaj akute. La temo estis vere interesa kaj la aŭdantaro varme aplaŭdis la agantojn.
-1-
— imatge 2 —
Okazis ankaŭ prelego pri aŭtomata tradukado, de s-ro Sancho. Pri la uzo de la verbaj tempoj en Esperanto, prelegis Alberto Franco. Parolado interesa. Tamen, laŭ nia modesta opinio, kvankam la konceptoj de la parolanto estis tute senriproĉaj el gramatika vidpunkto, mi opinias, ke la verbotempojn ni uzas, same en Esperanto kiel en ĉiuj lingvoj, pli intuicie kaj emotive ol strikte kaj matematikece.Distraj eroj
Okazis la kutimaj aranĝoj: Interkona vespero kun «sangrio», kiu refreŝigis gorĝojn kaj varmigis korojn. Ĉeestis la tuta kongresanaro. Ankaŭ teatraĵo en valencia lingvo, kunvenoj kaj kunvenetoj, noktaj ĉirkaŭtablaj babiladoj ktp. Oni ekskursis al diversaj lokoj.
Vidiĝis filmoj en Esperanto pri Euzkadi (=Vaskujo) kaj pri la Brava Marbordo en Katalunujo, prezentitaj de Bilbao-anoj kaj fervojistoj, rilate la respektivajn Kongresojn, kiuj okazos en Bilbao kaj Salou en 1989.
Oficialaj laboroj
Sinteze, mi diru, ke tiuj laboroj elvolviĝis glate kaj aktive, sub prezido de s-ro Aragay. La Estraro de HEF kunsidis kun delegitoj de la Grupoj por prepari la Ĝeneralan Kunsidon. En ĉi lasta, oni traktis diversajn aferojn, ili estis: Kongresoj 1989 (Bilbao) kaj 1990 (Sant Cugat del Vallès). Plialtigo de la kotizo al HEF. Oni devos elekti novan Estraron dum la Bilbao-a Kongreso. S-ro Moya, direktoro de «Boletín», petis urĝan sendon de novaĵoj pri klubaj aktivecoj, por ke en nia revuo aperu ĉiam freŝa informado. Tian peton ni ĉi tie firme subtenas, ĉar fakte «Boletín» reprezentas la veran sangofluon de nia Federacio.
Aliaj eroj
Kiel en pasintaj jaroj, okazis meso en Esperanto. Sed nun, je la unua fojo en nia historio, bubeto, filo de esperantista paro, ricevis bapton. La knabeto, sendube por reliefigi la okazon, energie protestis per tutpulma plorado. Longan kaj feliĉan vivon al la ĉarma etuleto!
La «Premion Klara Silbernik» oni nunjare liveris al s-ino Concha Hernàndez, edzino de la distinginda esperantisto el Alikanto, s-ano M. López Serna.
Komentetoj
Kongreso glata, en etoso agrabla kaj en inda, universitata atmosfero.
-2-
Estis speciale tre notinda la alta kultura kvalito de la esperantista junularo, firma espero de nia estonteco.
Lastaj vortoj de la kongresantoj: «Ĝis Bilbao».
J. Arenal
PROPONO PRILINGVA
En la Generala Kunveno de tiu HEF-Kongreso, nia KAE-membro VELUS formulis la jenan proksimuman sugeston: Peti al la «Reĝa Akademio Hispana de la Lingvo» la oficialigon de la kastilialingvaj adjektivoj (*) «esperàntica» kaj «esperàntico», kiel ekvivalentojn de la Esperantlinva adjektivo «Esperanta», tial ke por tio oni ne konvene uzas, en la kastilia lingvo, la terminon «esperantista», kiun oni devus sole apliki al personoj sciantaj aŭ praktikantaj Esperanton. Ekzemple, oni ne povas distingi, en la kastilia lingvo, la jenajn frazojn: «la esperantista logiko» (=la logiko de la esperantistoj) disde la «Esperanta logiko» (=la logiko de Esperanto), ĉar ja la adjektivo «Esperanta» ne ekzistas en la kastilia (=hispana) lingvo.
(*) Tiuj terminoj cetere estas jam proponitaj de la iama Akademiano de la hispana lingvo, la bedaŭrata poeto Gerardo de Diego
NOVAJ KAE-ANOJ
En Valencio, okaze de la pasinta Hispana Kongreso de Esperanto, dek du diversoriginaj gesamideanoj enskribis sin kiel membrojn de «Kultura Esperantista Asocio» (=KAE). Inter ili troviĝas 2 el Barcelono, 2 el Alikanto kaj po unu el Girono, Taragono, Madrido, Vigo, Anglujo, Francujo, Usono kaj Portugalujo.
KEA (=KUBA ESPERANTO-ASOCIO)
invitas vin al «Internacia Konferenco ESPERANTO 88», okazonta de la 30-a de novembro ĝis la 2-a de decembro nunjaraj, sub jenaj proponataj temoj: interlingvistiko, Esperantologio, etnaj lingvoj de Ameriko, esperantistoj en la intercivitana milito hispana, lingva komunikiĝado kaj amaskomunikiloj. Krome estas enprogramitaj allogaj vizitoj turismaj kaj altiraj festoj. Pliajn informojn petu al la Oficiala Agentejo CARIBE, Internacional Tours, Pº de La Habana, 46 E-28036 MADRIDO.
-3-
— imatge 3 —
(LINGVA RUBRIKO)Ĉi tiun numeron de nia KAE-INFORMILO bonŝance ornamas objektiva kontribuaĵo de la tutmonde konata verkisto Bernard Golden, el Hungarujo, distinginda membro de la AKADEMIO DE ESPERANTO, en kiu li funkcias kiel Direktoro de la Sekcio «Ĝenerala Vortaro». Jen lia klarastila artikolo:
«NEKONSEKVENCAJ FORMOJ DE PROPRAJ NOMOJ»
Tradicia asimilado kaj esperantigo
Kvankam oni povas ankaŭ dum la tuta jarcento de Esperanto pridiskuti la temon de propraj nomoj en Esperantaj tekstoj, estas kelkaj kazoj, kiam esperantigitaj formoj antaŭ longe estis enkondukitaj, uzitaj kaj ankaŭ registritaj en konsultlibroj. Sekve de tio, ne havas sencon rifuzi la uzadon de ĝuste tiuj nomformoj, kiuj jam estas ĉehejme en la lingvo.
Ankoraŭ unu kritikindaĵo estas la kaosa kutimo de kelkaj redakcioj, kiuj jen asimilas nomojn, jen uzas la etnolingvan formon, sen iu komprenebla kialo. Ŝajnas, ke se oni starigas principon, oni almenaŭ apliku ĝin konsekvence.
Manko de klaraj gvidlinioj
Mi rimarkis plurfoje en la magazino Monato, ke la traktado de propraj nomoj ne estas ortografie konsekvenca, ne nur tra la tuta kajero sed ankaŭ en la sama artikolo kaj eĉ en unu frazo. En bildteksto (Monato, 1/1985, pĝ. 23) troviĝas du nomoj, Jakob Fugger, neasimilita formo, kaj Albreĥt Direr, fonetika trasskribaĵo de Albrecht Dürer. Tamen, en la apuda kolumno ne ricevis fonetikan formon la familia nomo de Rudolf Diesel, kvankam en la sekva linio troviĝas la nomo de lia inventaĵo, la dizel-motoro!.
Pli okulfrapa ekzemplo de ĉi-speca konfuzo aperas en la artikolo titolita «Marburga Manifesto» (Monato, 2/1985, pĝ. 23). En la tria kolumno, du alineoj enhavas listigon de 14 propraj nomoj. Nur kvar, Konfuceo, Luko, Mateo kaj Tobio, estas asimilitaj. Sed ankoraŭ kvin nomoj estas registritaj en Plena Ilustrita Vortaro (PIV), do ankaŭ ili devas havi Esperantajm formojn. Jen la nomoj:
- Augustinus – Aŭgusteno
- Mahabharata – Mahabarato
- Thales – Taleso
- Thomas el Aquino – Tomaso la Akvinano (PIV, pĝ. 27)
- Voltaire – Voltero
Esperantigo de la restantaj kvin nomoj ne prezentas obstaklojn.
-4-
Miaj proponoj baziĝas sur traduko, kie eblas; alie mi preferas apliki la grafisman principon.
- Albertus Magnus – Alberto la Granda (analogie kun Charlemagne – Karolo la granda)
- Herder – Herdero
- Hobbes – Hobeso
- Lun-yü – Lunjuo
- Zamenhof – Zamenhofo
Estas ja strange, post la longaj pasintjaraj diskutoj sur la paĝoj de Monato pri la diversaj manieroj literi proprajn nomojn kaj indiki ilian prononcon fonetike, ke nun totala kaoso regas. Kiu respondecas pri tio – la aŭtoroj de la koncernaj tekstoj, la redaktoro, la korektanto de presprovaĵoj – aŭ ĉiuj kune?
Kaoso ankaŭ en fakaj tekstoj
Ni ekzamenu ankoraŭ kelkajn ekzemplojn, kiuj montras la elekton de eraraj nomformoj, ĉar la verkintoj de la koncernaj artikoloj ne konsultis PIV por kontroli, ĉu jam ekzistas esperantigita formo de ĉiu propra nomo, kiun ili uzis.
En Heroldo de Esperanto (2/1987, pĝ. 3 kaj 3/1987, pĝ.3) aperis artikolo el la plumo de Amri Wandel, fakulo pri la astronomio. Li skribis pri Pluto, Galileo kaj Kalvin. Nu, Pluto estas la helena dio de la riĉeco, sed en la teksto temis pri la planedo, kiu en Esperanto estas Plutono. La ĝusta nomo de la itala matematikisto, fizikisto kaj astronomo, Galileo, estas Galilejo, sed Wandel uzis la nomon Galileo, kiu estas regiono norde de Palestino. PIV informas, ke Kalvino (ne Kalvin) estis protestanta franca reformatoro. Ĉiuokaze ĝi estas malĝusta en la kunteksto, ĉar la aŭtoro skribis pri la kelvinskalo de temperatur-uzado, nomata laŭ la brita fizikisto W.T. Kelvin (Kelvino).
Se profesiulo fuŝe verkas pri propra fako, la situacio de laiko, kiu pritraktas fakan temon, estas senespera. Tion ilustras artikolo de Renato Corsetti pri la etruskoj (Heroldo de Esperanto, 12/1984, pĝ. 3). En kolumno A estas la eraraj formoj de bone konataj propraj nomoj de la antikva historio. La ĝustaj formoj, ĉiuj registritaj en PIV, troviĝas en kolumno B.
| A | B |
|---|---|
| Dionisus | Dionizio |
| Eneas | Eneo |
| Herodotus | Herodoto |
| Kikero | Cicerono |
| Remus | Remo |
| Romulus | Romulo |
-5-
— imatge 4 —
| A | B | |—|—| | Tarkŭinjus | Tarkvinio | | Pompei | Pompejo | | Tiber | Tibero |Konkludo
Kvankam PIV, eĉ kun la Suplemento de 1987, estas nek plena nek perfekta, ĝi tamen estas fonto de multaj asimilitaj propraj nomoj. La t.n. bonaj aŭtoroj ne hezitas uzi esperantigitajn nomformojn, do tiuj, kiuj ne sekvas tiun tendencon, ĉu pro obstineco, ĉu pro nescio, ne marŝas laŭtakte sur la tereno de la evoluigo de Esperanto.
Bernard Golden Damjanich u. 1/C, I. 8. H-8200 Veszprém Hungarujo
[BILDO p.4 | 14,33,53,65] Poŝtmarka bloko «PRAGA 88»: kvar poŝtmarkoj «ČESKOSLOVENSKO» (1 Kčs kaj 2 Kčs) kun modernaj hotelaj konstruaĵoj (Hotelo Praha), alternataj kun urbaj blazonoj; meze blazono, desegnaĵo de konstruaĵaro kaj la emblemo «Praga ’88» kun globo.
ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-POŜTMARKO
La 1-an de julio de la nuna jaro 1988-a, la Ĉeĥoslovaka Federala Ministerio de Telekomunikoj aperigis la ĉi-supran porokazan poŝtmark-blokon, kun la duobla teksto Esperantlingva: TUTMONDA EKSPOZICIO DE POŜTMARKOJ, kiel propagandon de tiu ekspozicio.
-6-
[BILDO p.4 | 60,7,80,25] Emblemo de la kongreso: «41a INTERNACIA FERVOJISTA ESPERANTO-KONGRESO 13a-19a DE MAJO. 1989», kun la emblemoj de Salou, IFEF/FISAIC kaj la verda stelo, kaj desegnaĵo de monumento.
Konstanta Adreso: c/. Ruiz de Padron, 45, 2º, 2ª E 08026 BARCELONO
41ª IFEF-KONGRESO
Kiel ni jam oportune anticipis, tiu tre grava internacia evento okazos venontjare en SALOU (Taragono), de la 13-a ĝis la 19-a de majo. Dum la Kongreso, flanke de fakaj laboroj kaj novaĵoj – kiel la pretigo de vortaro, kun pli ol 13.000 terminoj en Esperanto – okazos kulturaj kaj artaj vesperoj, ekskursoj, bankedo kun internacia balo ktp. Krome oni aranĝos kvintagan postkongreson, de la 20-a ĝis la 24-a de majo, en la insulo Majorko (Balearoj). Oni kalkulas, ke ĉirkaŭ 1.000 gepartoprenantoj el 23 landoj rendevuos en tiu Mediteranea urbeto turisma, kio prezentos favoran okazon por praktiki Esperanton en agrabla, internacia etoso.
Pri la Kongreso oni eldonis belajn glumarkojn moderpreze aĉeteblajn: tri folioj el 18 glumarkoj kostas nur 100 pesetojn. Kiuj deziras pliajn informojn, tiuj skribu al: 41-a IFEF-Kongreso de Esperanto, C/. Ruiz de Padrón, 45 – 2º – 2ª E-08026 BARCELONA.
KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO
Tiu ĉi 16-leciona kurso, kun riĉa ekzercaro plus vortareto Kastilialingva-Esperanta kaj Esperanta-Kastilialingva, kostas entute 2.000 pesetojn. Aparte aĉetebla kasedo, kun modela Esperanta prononco en la klara voĉo de la kroatdevena aŭstralia esperantisto, s-ano Milan Sudec, prezas kromajn 500 pesetojn. Enskribiĝoj estos traktataj nur post la koncerna antaŭpago, kiun oni sendu, nepre per poŝtmandato, al: KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO de «Kultura Asocio Esperantista», C/. Font Nova, 32 08202 SABADELL (Barcelono).
HELPU PLU PORTI LA TORĈON!
Enskribu vin kiel membron de «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE), kio donas rajton ricevadi ĝian monattrian INFORMILON, zorge redaktatan en simpla, laŭ-Fundamenta Esperanto. Jara kotizo nur kostas 500 pesetojn, kiun monsumon bonvolu sendi al: «Kultura Asocio Esperantista», C/. Montseny, 5 piso 08208 – SABADELL (Barcelono).
-7-
— imatge 1 —
#### ESPERANTISTAN RENDEVUON[BILDO p.1 | 16,5,26,20] Emblemo de la «HISPANA ESPERANTO-MUZEO»: kvinpinta stelo kun granda litero «E».
oni planas okazigi la 6-an de decembro en Sant Pau d’Ordal (Barcelono), kun vizito al la tiea HISPANA MUZEO DE ESPERANTO.
Cele kune ekskursi, oni rekomendas matene ekveturi de la stacidomo de SANTS al LAVERN, per la trajno de la 7’40 horo, aŭ de la stacidomo de MARTORELL per la trajno de la 8’05 horo al LAVERN, de kie oni daŭrigos piede ĝis SANT PAU D’ORDAL.
Pliajn informojn petu al nia KAE-membro, s-ano Javier Fernàndez, telefono 777 17 17, 08292 ESPARREGUERA (Barcelono).
[BILDO p.1 | 15,30,55,63] Plumdesegnaĵo (subskribita «Edurne») de ŝtona ponto kun arkoj super rivero kaj preĝejo kun turo malantaŭe, en Bilbao; supre ornama bordero.
49-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO
Bilbao, de la 17-a ĝis la 22-a de Julio 1989
Informojn pri tiu Kongreso petu al ĝia Sekretariejo: GRUPO ESPERANTISTA de Bilbao, Barrenkale Barrena, 7 – 1º 48005 BILBAO.
-12-
— imatge 5 —
ABONOJ KAJ KOTIZOJ POR LA JARO 1989
| Plenkotiza SAT-aneco kun «Sennaciulo», | prezas | 1.800 pesetojn |
| Sama kotizo, nur valida por emeritoj, | « | 1.300 « |
| Sama kotizo, junuloj ĝis 25-jara aĝo, | « | 900 « |
| Nura abono al «Sennaciulo», …….. | « | 1.350 « |
| Nura abono al «Sennacieca Revuo», … | « | 400 « |
Pagojn sendu al la SAT-peranto en Hispanujo, s-ano Ramón Manau Torres, C/. Montseny, 5 piso 08208 SABADELL (Barcelono).
*****
| MEM-kotizo kun «Paco» kaj «Antón Balagué», | prezas | 1.500 ptojn. |
| Abono al la revuo «Heroldo de Esperanto», | « | 1.750 « |
Pagojn adresu al la peranto de ambaŭ periodaĵoj en Hispanujo, s-ano Luís Serrano Pérez, C/. Font Nova, numero 32. 08202 SABADELL (Barcelono).
*****
| HEF-kotizo kun ĝia organo «Boletín», | prezas ….. | 1.700 ptojn. |
| Por senlaboruloj, emeritoj kaj junuloj | » ….. | 1.200 « |
Pagojn sendu al «Hispana Esperanto-Federacio», C/. Carreras Candi, 34-36, 08028 BARCELONO .
*****
PRAKTIK(IG)U ESPERANTON!
Sekve de anonco publikigita en «Heroldo de Esperanto», la KAE-Sekcio en Sabadell ricevis pli ol 50 korespondpetojn de eksterlandaj geesperantistoj, el kiuj dudeko jam korespondas kun gelernantoj lokaj. Al ĉiu el la ceteraj skribintoj KAE oportune adresis, kiel garantiite en la menciita anonco, ilustritan poŝtkarton, en kiu ĝi promesas laŭeble kontaktigi ŝin aŭ lin kun eventuala korespondemul(in)o nialanda. Tial, ni informas al ĉiuj hispanaj Esperanto-kluboj, kursgvidantoj kaj eĉ izolitaj esperantistoj, dezirantaj praktik(ig)i la Zamenhofan Lingvon, ke KAE volonte havigos adresojn de korespondemaj samideanoj eksterlandaj al ĉiu petanto. Skribu tiucele al «Kultura Asocio Esperantista», C/. Montseny, 5 piso 08208 SABADELL.
ESPERANTO LINGVO DE PACO
-8-
ESPERANTO-KURSOJ EN KAE-SEKCIO
La venontan 3-an de novembro, «Kultura Asocio Eaperantista», Sekcio de Sabadell, inaŭguros du Esperanto-kursojn, elementan kaj superan, kiuj estos respektive gvidataj de s-anoj R. Manau Torres kaj V. Hernàndez Llusera.
Tutjara 500-peseta KAE-membreco rajtigas senpagan partoprenon en tiuj kursoj, kiujn oni klarigos laŭ propra metodo, bazita sur la efikaj instruverkoj «Lexicón Sopena» kaj «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto», favorpreze aĉeteblaj de la eventualaj gelernantoj.
Meze de oktobro, de 19 ĝis 20’30 horoj, oni akceptos enskribiĝojn por la menciitaj kursoj en la loka institucio «Centre Cívic de la Creu Alta», strato Major, 70 SABADELL. Kromajn informojn oni konsultu tra la telefonoj 717 63 67 kaj 725 01 89.
VENONTA HEJS-TENDARO
Laŭ la nº 4 de la monattria periodaĵo vasklanda(*) KVODLIBETO, organo de Alava Esperanto-Asocio, ties Junulara Sekcio organizos HEJS-TENDARON en 1989, dum la tagoj de la Sankta Semajno. La okazigon de tiu evento oni kondiĉas al partopreno de minimume 20 eksteralavaj gejunuloj esperantistaj. Sendu vian aliĝilon al: Alava Esperanto-Asocio, C/. Domingo Beltrán, 42 – 4 01012 VITORIA – GASTEIZ (Alava).
(*) Estas nekompreneble, kial oni ankoraŭ ne interkonsentis definitive fiksi la Esperanto-tradukon de gravaj nomoj en la hispanlanda geografio. Ekzemple: en PIV troviĝas la terminoj Vaskujo kaj Sevilo, dum iliaj respektivaj loĝantoj nomas, Esperantlingve, sian teritorion kaj urbon Baskujo kaj Seviljo.
6ª ANDALUZIA KONGRESO DE ESPERANTO
Ĝi okazos de la 2-a ĝis la 6-a decembro 1988-a en Jerez de la Frontera. La Loka Kongresa Komitato jam entuziasme laboras por prezenti varian programon, en kiun oni esperas inkludi la malkovron de strata nomtabulo kun la nomo «Idiomo Esperanto».
Pliajn informojn oni petu letere al 6ª Andaluzia Kongreso de Esperanto, Apartado 320 – 11480 Jerez de la Frontera, aŭ kontaktu telefone, tra la nº (956) 34 62 15, kun s-ano Paco Nieves, kiu dejoros informcele de lunde ĝis ĵaŭde, inter la 19-a ĝis la 21-a horoj.
-9-
— imatge 6 —
KRIPLIGITA ESPERANTO
Ni konsideras laŭdinda la ĝisnunan strebadon eldoni Esperanto-tradukojn el verkoj de famaj aŭtoroj kastilialingvaj.Tamen, tralegante kelkajn el tiu tradukoj, ni mire konstatis la ĝeneralan tendencon al drasta, kontraŭ-Fundamenta kripligo de vortoj, kiuj ofte eĉ aperas nenecese kunigitaj.
Hodiaŭ ni iom koncize insistas pri tiu temo, cetere jam pritraktata pasintjare en nia KAE-Informilo nº 4, en kiu ni publikigis ekstrakton el komentario de Rikardo Ŝulco pri kelkaj malĝustaj vortkonstruoj, precipe uzataj de F. de Diego, kies evidente devia lingvaĵo estas laŭŝajne bonafide imitata de iuj esperantistoj nialandaj, eble ne konsciante la latentan danĝeron de tiu ilia teniĝo.
Por pli bone ilustri nian aserton, jen ni prezentas tre reduktitan liston kun kelkaj el tiuj ekster-Fundamentaj kripligaĵoj, kiujn, kune kun aliaj ne malpli eraraj formoj, ni lastatempe rimarkadis en libroj kaj periodaĵoj eldonitaj en Hispanujo. Parenteze, kun krisigno, troviĝas la niaopinie ĝustaj vortoj:
| samkiel ……… | (same kiel!) |
| tut-same …….. | (tute same!) |
| tutnova ……… | (tute nova!) |
| tutvane ……… | (tute vane!) |
| tutsimple ……. | (tute simple!) |
| tutcerte …….. | (tute certe!) |
| dank´al ……… | (danke al!) |
| hier´………… | (hieraŭ!) |
| hodi´………… | (hodiaŭ!) |
| morg´………… | (morgaŭ!) |
| ankor´……….. | (ankoraŭ!) |
| far …………. | (fare de!) |
| fojfoje ……… | (foje-foje; foje kaj foje; fojon kaj fojon!) |
| pliparto …….. | (pli granda parto!) |
| kaj tiel plu …. |
Kiel estas konjekteble el ĉi tiuj ekzemploj, la emo kaprice kaj kontraŭregule kripligi vortojn ŝajne fariĝis laŭmoda. Ĝia sistema efektivigo povus plu transformi nian lingvon en vere nerekoneblan ĵargonon, plenan de nepraviĝeblaj esceptoj.
Nu, se la esperantistoj deziras eviti la disdialektiĝon, t.e., la ruinigon de la Zamenhofa Lingvo, ili plej severe devas postuli, ke ĉiu Esperanto-teksto de libro, aŭ de kiu ajn publikigaĵo, estu skrupule redaktita en akordo kun la Fundamenta
-10-
deksesregula gramatiko, tiel haltigante ĉian ajn lingvan koruptiĝon.
Feliĉe la Akademio de Esperanto jam komencis agi tiurilate, implicite kondamnante la kripligaĵon far, per rekomendo de la ĝusta formo fare de.
VELUS
RADIO POLONIA
KONKURSO
Okaze de la 70-a datreveno de la reakiro de sendependeco fare de Pollando, kio sekvis en la 1918 jaro, RADIO POLONIA anoncas konkurson kaj invitas vin tutkore partopreni ĝin. La ĝusta respondo al almenaŭ unu demando rajtigas partopreni en la lotado de multaj objektaj premioj, inter kiuj troviĝas E-libroj, sonkasetoj kun E-kanzonoj kaj voĉo de la kreinto de la internacia lingvo k.a.
La fina tago de la forsendado de la respondoj pasas la 15-an de decembro 1988 /decidas la dato de la poŝta stampo/.
La anonco de la rezultoj de la konkurso okazos la 31-an de januaro 1989.
Kaj jen la konkursaj demandoj:
- Kion vi scias kaj kion vi ekscíis pri la reakiro de la sendependeco fare de Pollando en la 1918 jaro el la elsendoj de Radio Polonia?
- Kian rolon en la historio de Pollando ludis la eminenta artisto kaj politikisto Ignacy Jan Paderewski?
La konkursaĵojn oni sendu laŭ la adreso:
RADIO POLONIA Esperanto-Redakcio 00-950 Varsovio P.O.Box 46 Pollando
Sur la koverto bonvolu aldoni la kromnoton «KONKURS».
Ni invitas vin partopreni la konkurson kaj ni samtempe petas diskonigi ĝin inter viaj gekonatoj, geamikoj, samklubanoj. Samtempe ni informas vin, ke RADIO POLONIA en la periodo julio-decembro multe da atento dediĉos al ĉi tiu datreveno. Aŭskultante nin vi troves materialon por la konkursaĵoj. Sukceson!
Varsovio, en junio 1988. RADIO POLONIA
[BILDO p.6 | 62,71,66,78] Emblemo de Radio Polonia: rondeta stiligita litero «P» kun sonondoj.
00-950 Warszawa, Al. Niepodległości 77/85 telefon: 44-41-23 telex: 814825
-11-
Núm. 11, primavera de 1989

Coberta del KAE-Informilo Núm. 11, primavera de 1989.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 28,3,72,20] Emblemo de la asocio: grandaj minusklaj literoj «kae» kun la surskribo «KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA» supre.
KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA — KAE
Montseny, 5, 1ª. E-08208 SABADELL
Ptge. Gaudí, 1, 3ª. E-08221 – TERRASSA.
Nº 11 – Tria aperjaro. Monattria informilo. Printempe de 1989-a.
NIA VERDASTELA SIMBOLO
[BILDO p.1 | 0,35,60,73] Portreto de L. L. Zamenhof, sidanta kun la mano ĉe la tempio, kun steleto sur la jako; sub ĝi kvinpinta stelo.
Dro. L. L. ZAMENHOF AŬTORO de ESPERANTO Naskiĝis, 15 – 12 – 1859 Mortis, 14 – 4 – 1917
Fotografaĵo de la Majstro okaze de la V.a Universala Kongreso okazinta en Barcelono dum la jaro 1909.
NIA VERDASTELA SIMBOLO
La ŝajne bonafida konvinkiĝo, ke nur la cirkumfleksoj bremsas la deziratan agnoskon de Esperanto, impulsis-as iujn esperantistojn, inter ili, la faman poeton nialandan Jaume Grau Casas – kompilinto kaj precipa tradukinto de la renoma verko «Kataluna Antologio» – prezenti, feliĉe sensukcese, reformon de la Esperanta alfabeto. Lastatempe ŝajnas, ke io simila okazas kun la Esperanta simbolo, nia verda stelo, kiun kelkaj esperantistoj, sendube bonintence, opinias anstataŭigenda, ĉar iliadire ĝi jam ne taŭgas kiel moderna simbolo de Esperanto.
Cele alporti iom da lumo al tiu afero, ni transkribas, el la «Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto» (=PIV), ties koncizajn klarigojn pri nia verdastela distingilo, kiun ĝi difinas sub jenaj kapvortoj: insigno: la Esperantistoj alprenis verdan stelon kiel insignon; pinto: kvinpinta (ne kvarpinta!) stelo de Esperanto; signo: kongresoj farataj sub la signo de la verda standardo (Zamenhof); la verda stelo … fariĝas signo de laboro (Zamenhof); emblemo: verda stelo estas emblemo de Esperanto.
Krome, ĉar ni konsideras tiun temon tre interesa, ni decidis ./..
-1-
— imatge 2 —
reprodukti kompleta, el la malnova verko «Enciklopedio de Esperanto», ties tiurilatan rubrikon, en kiu la pola pioniro, D-ro Edvardo Wisenfeld – iama tre prestiĝa Esperanto-verkisto, multfoje premiita ĉe ni okaze de la Internaciaj Floraj Ludoj -, tiel priskribas la historion de la verda stelo:
INSIGNO. La insigno de la Esperantistoj estas verda kvinpinta stelo. La verda koloro simbolas la esperon, kaj la kvin pintoj – la kvin mondpartojn.
Por ĝin formi estas plej rekomendinde desegni rektan (regulan) kvinangulon (sekve ĉiu angulo havos 108º) poste daŭrigi ĉiun lateron ambaŭflanke ĝis la renkonto kun la daŭrigo de du ceteraj lateroj (ne najbaraj). La ricevita tiamaniere pentagramo estas la efektiva insigno. Se ni nun pentros tiun stelon je verda koloro, ĝi estos la efektiva Esperanta stelo. Kun la fluo de la tempo la stelo havis diversajn modifojn, la plej ofta kaj laste preskaŭ oficiala estas tiu: ĉiu kvinono de la stelo estas duone verda kaj duone pli hela (plej ofte blanka), tiel ke la stelo konsistas el kvin trianguloj pli helaj kaj kvin trianguloj pli malhelaj, (alterne ĉirkaŭ unu komuna punkto).
Ankaŭ rimarkiĝis steloj Esperantaj, esprimantaj iun fakan aldon-ideon, kiel ekzemple kristanoj portas insignon kun kruco interne; UEA-anoj ĝin portas kun la literoj UEA interne; SAT-anoj, kun literoj SAT; socialistoj, kun ruĝaj kvin ĉirkaŭkampoj anstataŭ la kutimaj blankaj, ĉar por pli videbligi la verdan stelon, kiu ofte sur la fundo de malhela vestaĵo ne distingiĝadis, oni fabrikadis la stelojn kun aldono de blanka fono, kaj la tuta insigno havis tiam formon ĉu de rondo ĉu de pentagono (kvinangulo). Multaj aliaj «ideoj» estas esprimataj en la diversaj insignoj. Ekzemple estas insigno kun la portreto de Zamenhof meze, kun kamentuboj apude, kun olivbranĉoj sube, kun radioj ĉirkaŭe ktp. Ne elkalkuleblaj estas ĉiuj variaĵoj. Dum la UK-oj ofte ĵetas sin en la okulojn insignoj kun malsupren plilongigita hirundvosto diverskolora. La koloroj evidentigas la naciecon, al kiu apartenas la portanto de la insigno. Ankaŭ – laste ofta aperaĵo – oni rimarkas insignojn en formo de du kruciĝantaj flagetoj, el kiuj unu estas la Esperanta kaj la dua, la nacia.
Apartan belan kategorion formas la kongresaj insignoj. Tiuj de la naciaj kongresoj estas plejgrandaparte kartonaj (kvankam pli ol ofte tre artaj. Sed tiuj de la UK-oj estas plejgrandaparte metalaj – escepte tiuj de Hago (1920), Praha (1921) dum kiuj la kongresanoj portis kartonajn rondajn insignojn, kaj en Ĝenevo (1925), dum kiu kiel insigno servis silka
-2-
— imatge 3 —
flag-forma rubandeto kun steleto malsupre). La insignoj de la UK-oj prezentas jam ion, pretendantan je arta valoro. Rimarkiĝas kvazaŭ certa konkurado, kaj tial kiel efiko estas tio, ke ni rajtas fieri pri kelkaj perfektaj artaĵoj. La plej bela, miaopinie, ĝis nun estas tiu de la jubilea Kongreso en 1912 en Krakovo kaj tuj post ĝi tiu de la XI-a UK en San Francisko en 1915. Ankaŭ senriproĉa estas tiu de Parizo en 1914, de Antverpeno en 1928 kaj aliaj.
Pri insignoj dum la unuaj du UK-oj mi ne aŭdis. Cetere tiam ankoraŭ preskaŭ ne ekzistis Esperanta insigno. Kaj se iu portis, do estis ĝuste la primitiva stelo kvinpinta. (Tiujn informojn donis al mi A. B. Brzostowski, kiu eĉ montris al mi la steletojn, kiujn, laŭ lia aserto, portis Zamenhof mem dum la unuaj du UK-oj.
HISTORIO. La Esperanta insigno en sia historio havas kelkajn periodojn: 1) kiam la signo estis nur sur papero (t.e. sur presaĵoj, leterpapero ktp.). Ni trovas en malnovaj numeroj de «Esperantisto» de 1892 kelkfojajn proponojn kaj eĉ faktojn, ke jam ekzistas multaj Esperantistoj kun vizitkartoj aŭ kovertoj kun surpreso: Esperantisto, aŭ Esperanto, 2), kiam estis proponita, ke ĉiu Esperantisto portu ian signon (sur la p. 181 de «Esperantisto» 1892 ni legas: «B. G. Jonson el Östersund proponas, ke la Esperantistoj akceptu iun difinitan signon, per kiu ili povus, renkontante sin, ekkoni unu la alian, ekzemple koloran silkan peceton, portatan sur la surtuta kolumo. Ni prezentas tiun ĉi opinion al niaj legantoj, kvankam ni dubas, ĉu io simila sur la vestoj estus akceptebla. Sed eble tiu ĉi ideo estus uzinda en alia maniero?»). Tio estis la unua tiudirekta ideo, ĵetita al la Esperanta mondo, 3) kiam estis proponita definitive la nuna stelo.
Foliumante la paĝojn de la malnovaj Esperantaj gazetoj, ni trovas multajn aliajn sufiĉe interesajn proponojn, ekzemple «brelokon («Esperantisto» de 1893 p. 21) portatan sur la ĉeneto de la poŝa horloĝo, aŭ apud la … nazumo (pince-nez)».
Sur la p. 47 de la samjara «Esperantisto», ni trovas jam ion rilatantan la Esperantan stelon, tian, kian ni konas nun. Nome la alineo 7 publikigas: «L. de Beaufront konsilas, ke la kovriloj de ĉiuj libroj de nia literaturo kaj entute ĉio, kio tuŝas nian aferon, havu verdan koloron kaj portu supre stelon. En tiu maniero la verda koloro kun stelo (du simboloj de espero, esperanto) fariĝos la konstanta ekstera signo de nia afero kaj oni ĉiam tuj rekonos ĉion, kio apartenas al ĝi. Ni plene aprobas tiun ĉi ideon, kaj ni ĝin uzados de nun sur ĉiuj verkoj, kiujn ni eldonados. Ni proponas tion saman ankaŭ al niaj aliaj
-3-
— imatge 4 —
amikoj eldonantoj».
Tiu ĉi informo jam prezentas klare, kiu estas la aŭtoro de la stelo de Esperanto. Kvankam nenio estas dirita pri la formo de la stelo, tamen, ĉar ekde tiu tempo komencis aperadi la kvinpinta stelo sur la libroj de la «Biblioteko de L.I.E. – kvankam alie ombrigita ol la nuna Esperanta stelo – ni supozu, ke temis en la artikolo de Beaufront pri kvinpinta stelo.
Sur la p. 84 de la samjara gazeto ni trovas jam informon pli klaran. Temas jam pri insigno (ne nur pri signo presata, sed pri signo portebla sur la vesto – pri kio ankoraŭ antaŭ kelkaj monatoj la redakcio dubis). Ĉiuj niaj korespondantoj – skribas la redakcio – konsentas, ke tio ĉi estas la plej konvena signo por ni, kaj proponas diversajn detalaĵojn por tiu ĉi signo. S-ro G. Rjabini proponas, ke la signo prezentu malgrandan rondeton kun diametro de 2 aŭ 3 centimetroj kun malgranda stelo en la mezo el tia metalo, kiun ĉiu volas; la stelo devas esti sur verda fundamento; la manieron kaj lokon de portado ĉiu povas elekti mem. S-ro P. Deullin proponas, ke oni akceptu simplan verdan stelon, el kiu ajn ŝtofo, laŭ la deziro de la uzanto, kaj sur kiu ajn loko, kun la surskribo: «Ligo Esperantista», aŭ «Esperantisto». Ĉar preskaŭ ĉiuj aprobas la verdan koloron kaj stelon, kaj jam longe multaj amikoj uzas en sia stampo la esprimon «Esperantisto», tial ni pensas, ke la difinita signo de nia afero iom post iom fariĝos: verda koloro, stelo kaj la vorto «Esperanto» aŭ «Esperantisto». La detalojn, kiel ligi inter si la tri diritajn punktojn kaj en kia formo kaj loko ilin uzi, ni devas lasi al la kriterio de ĉiu aparte, kaj ni esperas, ke ankaŭ en tio ĉi la tempo kaj uzo baldaŭ ellaboros ion difinitan».
Tamen «la tempo kaj uzo» ne baldaŭ ellaboris ion difinitan. Jen pasis 6 monatoj kaj sur p. 164 de la samjara gazeto ni legas jam ion, kio pruvas, ke malgraŭ ke la stelo jam ekzistis, la verda koloro ankaŭ, tamen la stelo mem ne estis verda» … Mi pensas, ke estus bone kaj utile, se ĉiuj Esperantistoj en sia korespondado kiom eble plej multe uzadus kovertojn kun nia signo (verda koloro kaj ora stelo) kaj kun … La aŭtoro de tiuj vortoj estas Arnold Thörn el Böda.
Ankaŭ ni legas en 1894 sur la p. 147 de la sama gazeto: «Kvankam la ideo pri ekstera signo por la Esperantistoj ŝajnas al ni ne facile plenumebla, ni tamen ne volas malhelpi al la disvolviĝo de tiu ĉi ideo. Tial ni ankaŭ presas nun la sekvantan leteron, kiun ni ricevis de s-ino A. Proñorovič [?]: «En nº 12 de «Esperantisto» 1892 kaj en nº 6-1893 s-roj B. Jonson kaj G. Rjabin proponis, ke ĉiuj Esperantistoj portu egalan signon; mi jam longe pensis pri tio ĉi kaj ŝajnas al mi, ke tio ĉi estas
-4-
— imatge 5 —
tre bona rimedo por disvastigado de nia afero. Mi proponas, ke ĉiuj Esperantistoj portu malgrandan kvinpintan stelon el origita bronzo aŭ aluminio kun la surskribo «Esperanto» … Se 2/3 de ĉiuj Esperantistoj deziros porti tian stelon, tiam mi aĉetos kaj dissendos ilin al ĉiuj dezirantoj. Tia stelo (2 1/2 centimetroj en diametro) el origita bronzo kostos 1 rublon; el pura oro, 8 rublojn …
En 1895 la sama gazeto sur la p. 75 publikigas: «La Odesa Rondeto Esperantista pretigis verdajn kovertojn (de kelkaj specoj pli karajn kaj pli malkarajn) kun presita surskribo: Lingvo Internacia Esperanto kaj kun ora stelo Esperanta … V. Gernet Odesa Kobelevskaja 4».
Tiuj ĉi informoj igas min pensi, ke la prototipo de la nuna insigno estis ora stelo sur verda kampo. Kiamaniere okazis la transiro de la ora stelo al la verda, pri tio ni ĝis nun ne scias. Kiel ni sube konvinkiĝos, ankaŭ Z. ne sciis.
En la raporto de la Unua Esperanto-Konferenco en Calais – Dover 1904, sekve post naŭ jaroj, ni legas, ke s-ro Pourcine proponas enkondukon de unu komuna signo Esperantista.
Povas esti, ke estis ĝuste li, kiu proponis la verdan stelon, dum ĉiuj aliaj ĝisnunaj koncernas alikoloran (La Nurnbergaj eldonaĵoj portis la stelojn de la sama koloro kiel la presaĵoj, t.e., de la nigra koloro).
Nenie ni trovas ian ajn mencion pri oficialigo de la Esperanta insigno. Ke plej certe tia oficialigo neniam okazis pruvas ankaŭ la jena letero de Zamenhof (The British Esperantist 1912 p. 34): «Pri la deveno de nia verda stelo mi nun jam ne memoras bone. Ŝajnas al mi, ke pri la verda koloro iam atentigis min s-ro Geoghegan, kaj de tiu tempo mi komencis eldonadi miajn verkojn kun verda kovrilo (la atentigo estis tute senintenca). Pri unu broŝuro, kiun mi tute hazarde eldonis kun verda kovrilo, li rimarkigis al mi, ke tio estas la koloro de lia hejmo, Irlando; tiam venis al mi en la kapon, ke ni povas ja rigardi tiun koloron kiel simbolon de Espero. Pri la kvinpinta stelo, ŝajnas al mi, ke unue ĝin presigis sur sia gramatiko s-ro de Beaufront. Tio plaĉis al mi kaj mi prenis tion kiel signon. Poste per asociado de la ideoj aperis stelo kun verda koloro».
Ĉar tiu enunciacio aperis nur en 1912, ni ne miru kial ankaŭ Zamenhof ne memoris klare kaj pri ĉio skribas aŭ: «Ŝajnas al mi» aŭ tute senpersone: «aperis stelo …».
Kiel ion tute oficialan ni devas tamen konsideri la je-
-5-
— imatge 6 —
nan fakton. Sur la p. 24 de la Kajero Unua (aŭg. 1906) de la Esperantista Dokumentaro, t.e., en la oficialaj dokumentoj pri la UK 1905, ni legis inter la decidoj: «… 1, oni akceptas kiel universalan Esperantan flagon, la flagon de la Boulognea Grupo (verda tuko) longa je 1.20 metro, kun maldekstra supra angulo blanka (0,50X0,50) kaj sur tiu ĉi blankaĵo, verda stelo».
Konklude ni devas rekoni: la unua, kiu ĵetis la ideon pri internacia komuna signo Esperantista, estis B. G. Jonson el Östersund en 1892; la unua, kiu ĵetis la ideon pri verda koloro kaj pri stelo estis L. de Beaufront en 1893. Kiu prezentis la unua la verdan stelon, tian, kia ĝi estas nun – je tiu demando ni restos plej certe sen respondo
E. WIESENFELD (1933)
ESPERANTO SUR ŜIA VOJO
Vigla, junecakora esperantistino estas nun prezentata en tiu ĉi nia jam kutima rubriko. Temas pri la KAE-a veteranino Antonino Galbany Cusidó, kies familio estas tre konata pro ĝia centprocenta esperantisteco. Efektive, ni diru, ke ŝia karmemora edzo, la pioniro Antono Criach Valls, reliefe distingiĝis per sia entuziasma agado por Esperanto, precipe en Sabadell (Barcelono), kie li konstante gvidis kursojn kaj varbis simpatiantojn al nia Movado; sekvas ŝia filino Pepita de Caspary, bonega esperantistino, edziniĝinta en Oslo (Norvegujo) al tiea elstara samideano, kie la geedzoj loĝas kaj havas du gefilojn denaske parolantajn la Internacian Lingvon. Krome ankaŭ estis esperantisto ŝia ĵus forpasinta bofrato, la veterana instruisto Jakobo Aragay Pujols, regule rolinta kiel ekzamenanto en la hispanaj Esperanto-kongresoj; kaj ŝia tre aktiva nevo, nia KAE-membro s-ano Salvadoro Aragay Galbany, nuna Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio. Nu, kvazaŭ tuta rekordo en esperantista parenceco!. Ni lasu samideaninon Antonino mem rakonti kelkajn karakterizaĵojn el ŝia esperantista vivo, kion volonte ŝi faras sekve, en respondo al niaj demandoj:
KIAM, KIEL, KIAL KAJ KIE VI INTERESIĜIS PRI ESPERANTO?
Mi interesiĝis pri Esperanto ekde kiam mi edziniĝis al esperantisto Antono Criach Valls, la jaron 1931-an. De tiam mia simpatio al Esperantismo daŭre multiplikiĝis precipe motive de la amika kontakto, kiun mia edzo havadis kun gesamideanoj en- kaj eksterlandaj, nome: iuj ofte vizitantaj konversaciacele nian kampodomon en Sabadell, kaj aliaj restantaj kelkajn tagojn ĉe ni kiel gastoj. Tiel pasis longa periodo, dum
-6-
— imatge 7 —
kiu diverskaŭze prokrastiĝadis mia sincera intenco eklerni la Zamenhofan Lingvon … Sed kiam prezentiĝis la kruda konstato, ke se mi volus familie interrilati kun mia norvega esperantista bofilo mi nepre devus paroli en Esperanto, tio draste decidigis min tuj eklerni ĝin en iu el la kursoj gvidataj de mia edzo. Ekde tiam mi ĉesis esti pasiva simpatiantino, kaj daŭre stimulate de mia bedaŭrata edzo, mi plu progresis en la Internacia Lingvo.
VI JA ĈEESTIS PLURAJN UNIVERSALAJN ESPERANTO-KONGRESOJN. KIUJ VIAOPINIE ESTIS PLI POZITIVAJ POR NIA LINGVO?
Jes, mi ĉeestis plurajn Esperanto-kongresojn. Unuafoje, en 1960-a, mi prenis parton en tiu organizita en Bruselo, kie konfirme mi konstatis, kiom komprenebla kaj taŭga fariĝas nia lingvo por la internaciaj rilatoj inter la diversaj popoloj tutmondaj. Miaopinie la plej pozitivaj Esperanto-kongresoj, kiujn mi ĉeestis ĝis nun estas tiuj okazintaj en Ĉinujo kaj Pollando, ĉar ja ilia eĥo estis tre pozitiva por la Esperantismo.
ESTAS SCIATE, KE MEMORE AL VIA EDZO VI AGADIS TRE ALTRUISME POR LA ESPERANTO-MOVADO. ĈU LA ZAMENHOFA «INTERNA IDEO» DIKTIS AL VI TIUN ETIKAN PRINCIPON?
Certe mi diversmaniere helpis la Esperanto-Movadon, precipe en Hispanujo kaj Norvegujo, en kiu lasta lando mia filino rezidas kun sia familio ekde ŝia edziniĝo. Tiun mian tendencon ja motivis-as, kiel vi prave supozas, la simpatia inklino al Esperantismo kaj al ties imanenta «Interna Ideo», kiun same mia edzo kiel mi profunde sentis-as ekde la momento, kiam ni ekkonis Esperanton. Ekzemple, kiel Zamenhofa esperantisto, mia edzo dumvive ĉiam revis havigi al la Sabadell-a samideanaro ties propran lokalon, en kiu sub ekskluzive internaciisma, humaneca spirito oni instruu, praktikigu kaj uzu Esperanton sen ia ajn diskriminacio. Nu, post la necesaj streboj, mi liamemore sukcesis realigi tiun familian revon, eble ne tiom trafe kiom dezirate …
ĈU VI MEMORAS IUN ANEKDOTON EL VIA ESPERANTISTA VIVO?
Jes, sed eble ĝi fariĝos iom longa: Ĉeestinte la UK-on en Bruselo, la jaron 1960-an, mi poste restadis 15 tagojn en la KULTURA ESPERANTO-DOMO KASTELO «GRESILLON», kie mi konatiĝis kun la franca familio de s-ano Saperas, kiu rimarkinte dum tiea festo, ke mi estis vestita laŭ kostumo tipe kataluna, demandis al mi, ĉu eventuale mi povus lin informi pri liaj nekonataj parencoj. Tiurilate li klarigis, ke lia katalundevena
-7-
— imatge 12 —
NOVAJ ESPERANTO-PERIODAĴOJ
[BILDO p.12 | 7,9,25,23] Kvinpinta stelo kun la surskribo «ESPERANTO».
Ni ricevis la unuan numeron de «Kajeroj el la Sudo», organo de la «Hispana Asocio de Laboristaj Esperantistoj», kiu plaĉaspekta publikigaĵo estas belastile redaktita de s-anoj A. Marco Botella kaj M. Fernández Martín. Ankaŭ ni ricevis la por ni novan periodaĵon (el kiu jam aperis 29 numeroj) titolitan «Je via sano», vere interesa kaj klaralingve prezentita bulteno, eldonata de nia Usona KAE-membro Sergio Docal, honore al sia forpasinta edzino. Per «Je via sano» li celas helpi la legantojn vivi pli longan vivon.
MONATTRIA KAE-INFORMILO
[BILDO p.12 | 5,34,18,48] Desegnaĵo de tri staranta libroj kun surskriboj sur la dorsoj.
La tutan kolekton de tiu nia periodaĵo posedas, inter aliaj, la jenaj institucioj nialandaj: Biblioteko RAMON MOLERA PEDRALS, en Moià (Barcelono; HISPANA MUZEO DE ESPERANTO, en Sant Pau d’Ordal (Barcelono); kaj ankaŭ la INTERNACIA ESPERANTO-MUZEO, en Vieno (Aŭstrujo).
ESPERANTISTO SUKCESINTA EN TELEVIDA PROGRAMERO
Kiel anoncite en la pasinta KAE-Informilo, s-ano Nikolao Muñiz Alonso, el Avilés (Asturio), konkursis en la tagoj 10, 11 kaj 12 de la nunjara januaro en la populara programero «3 X 4», kiun gvidas la simpatia prezentistino Julia Otero tra la unua kanalo de la hispana televizio. La sukcesa interveno de s-ano Muñiz estis tre pozitiva por nia afero, ĉar krom ricevo de stoko da Esperanto-libroj en valoro de 300.000 pesetoj – kiun li poste donacis al publika biblioteko tiuurba – , danke al lia protagonismo la spektantoj de la menciita televida programo povis mem vidi la Esperantan libro-stokon, kaj aparte informiĝi pri eventoj Esperantaj, kiaj la Universala Kongreso en Varsovio kaj la peticio de la «Premio Princo de Asturio» por Hispana Esperanto-Federacio.
[BILDO p.12 | 6,80,29,89] Emblemo «kae» kun la surskribo «KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA».
KAE-JARKOTIZO KOSTAS NUR 500 PESETOJN
Per tiu monsumo vi ricevos ĝian monattrian informilon tute Esperantlingvan. Enskribu vin ĉe «KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA», C/. Montseny, 5 piso, 08208 SABADELL (Hispanujo).
[BILDO p.12 | 20,90,80,95] Ornama bordero.
-12-
— imatge 5 —
patro mortis, kiam li ankoraŭ ne estis naskiĝinta, kaj ke poste lia franca patrino reedziniĝis kaj naskis aliajn gefilojn. Kiam s-ano Saperas jam plenkreska decidis siavice edziĝi kaj starigi propran hejmon, lia patrino liveris al li grandan ujon kun diversaj objektoj apartenintaj al lia patro, inter ili kolekto da leteroj katalunlingve skribitaj, el kies enhavo li malprecize konjektis – pro nescio de tiu lingvo – ke liaj parencoj probable rezidis en iu vilaĝo el la ĉirkaŭaĵo de Lerido (=Lleida), regurbo katalunprovinca en Hispanujo. Kun tiu sama konjekto ankaŭ poste koincidis mia edzo kaj mi ĉe la tralegado de kelkaj el tiuj leteroj de li senditaj niapete … Sekve, kiel dekomence mi promesis al li, ni tuj kontaktis kun s-ro Olive Ferrando, esperantisto niaurba tiutempe laboranta en Lerido, kiu s-ano post pacienca traserĉado fine sukcesis lokalizi onklinon de s-ano Saperas en Almacelles, vilaĝo proksima al la menciita urbo Lerido. Poste, okaze de dumferia restado ĉe ni, tiu franca familio Saperas kaj mi rekte veturis per aŭto al tiu vilaĝo, kie unuafoje sin renkontis, kun nepriskribebla ĝojo, gefamilianoj dunaciecaj, por kiuj mi volonte funkciis kiel Esperanto-tradukistino, meze de emociplenaj brakumoj, reciproka kisado, montrado de fotoj ktp. Fine, laŭ indiko de tiu vilaĝa familio, ni lokalizis aliajn parencojn en Taragono kaj Barcelono, en kiu lasta urbo s-ano Saperas ŝancis ekkoni sian 84-jaran onklon kaj ties filinon. El tiu vizito al Barcelono, mi ankoraŭ ride rememoras la ruzan teniĝon, kiun ni spontanee ekprenis – nome nur paroli Esperanton – kiam tiea policano nin haltigis kun la postulo tuj pagi monpunon, tial ke nia aŭto senprudente preterpasis ruĝan semaforon … Kredeble tiu artifiko nin savis, ĉar la konfuzita policano plu cirkuligis nin absolve ….
LASTAVICE, KION VI SUGESTUS AL LA HISPANŜTATAJ AKTIVULOJ ESPERANTISTAJ, POR KE ILI PLEJ EFIKE HELPU PROGRESIGI LA ESPERANTO-MOVADON EN NIA LANDO?
Al la hispanŝtataj esperantistoj mi precipe sugestus, ke ili plej entuziasme kaj abnegacie apogu nian tutlandan organizacion, nome la «Hispanan Esperanto-Federacion», por ke ĝi povu sukcese realigi, dum periodo supozeble tre proksima, la zorge ellaboritan planon por progresigo de la Zamenhofa Lingvo en nia lando, kiun planon ĵus prezentis la «Neoficiala laborgrupo por studo pri strategio kaj aliaj HEF-laboroj dum la venontaj jaroj». Mi esperas, ke se ni ĉiuj daŭre strebas al tio, nepre unuece sub nia verdastela simbolo, tiu projekto povos liveri pozitivajn rezultojn por la revigligo de Esperanto en la tuta ŝtato, pro kio ĝi meritas ĉies subtenon.
Intervjuis: VELUS
-8-
KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO
Tiu ĉi 16-leciona kurso de KAE, kun riĉa ekzercaro plus dudirekta vortareto Esperanta-kastilialingva, kostas entute: 2.ooo pesetojn (*). Aparte aĉetebla kasedo, kun modela Esperanta prononco en la klara voĉo de la kroatdevena aŭstralia esperantisto, s-ano Milan Sudec, prezas pliajn 500 pesetojn. Enskribiĝoj estos traktataj nur post la koncerna antaŭpago, kiun oni sendu, nepre per poŝtmandato, al: KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO de «Kultura Asocio Esperantista», C/. Font Nova, nº 32. tel. 727 50 21. 08202-SABADELL (Barcelono).
(*) Paginte tiun monsumon, ĉiu kursan(in)o aŭtomate fariĝas membro de «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE) por unu jaro, en kiu oni rajtos ricevi ĝian monattrian informilon, periodaĵon tute redaktitan en simpla, laŭ-Fundamenta Esperanto, kio donos oportunan okazon rekte familiariĝi kun la lernata lingvo. «Kultura Asocio Esperantista» estas dumvive aliĝinta al «Hispana Esperanto-Federacio» (=HEF), kiu rekomendas tiun Korespondan Kurson.
PROMULGO FAVORA AL ESPERANTO EN REGIONO DE ITALUJO
La ĉi tiu suba leĝpropono celas helpi en Emilia-Romagna la disvastigon de la Internacia Lingvo Esperanto pere de financaj helpoj al la lokaj instancoj, kiuj tiusence starigas iniciatojn, nome: kursojn por la civitanoj, kaj kion ajn kroman, garantiantan plej ampleksan interesiĝon kaj plej bonan organiz-kondiĉon por la kursoj mem: Art.1) Regiono Emilia-Romagna rekonas en Esperanto lingvan projekton aparte taŭgan por vehikli valorojn de paco, egaleco kaj frateco inter la popoloj. Art.2) Regiona Emilia-Romagna stimulas la ellernadon kaj la disvastigon de Esperanto. Art.3) Estas asignataj 3oo.000.000 da liroj ekde la budĝeto 1989-a, intersekve renovigebla kaj pliigebla, favore al la Komunumoj, Publikaj Instancoj kaj privata asociaro, cele al la starigado de kursoj de Esperanto senpage malfermitaj al ĉiuj civitanoj. Art.4) Ene de tridek tagoj post la aprobo de ĉi tiu leĝo, la Regiona Skabenaro, konsiliĝinte kun la koncerna Konsilia Komisiono, promulgos efektivan instrukcion.
(Tiun informon havigis al ni la pacisma organizacio «TUTMONDE»).
GRAMATIKAĴO
«Estis en la malnova tempo, kiam por la unua fojo aperis ..» (Povas esti en aŭ je, sed ne por)
- El letero de L. Mimó al G. Waringhien –
-9-
— imatge 6 —
[BILDO p.6 | 11,4,20,27] Emblemo de la 49-a Hispana Kongreso de Esperanto (19-23 julio 1989): verda stelo kun litero E, desegnaĵo de urbo kun ponto, kaj sube la vorto «BILBAO».
LASTATEMPA ŜANĜO EN LA PROGRAMO
Ni ĵus informiĝis, ke la nunjara 49-a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu komenciĝos en Bilbao la 19-an de julio, finiĝos samurbe la 23-an de la sama monato. La ekskurso al Vitorio okazos la 21-an, kaj la Generala Kunveno de HEF, sabate la 22-an. Pliajn informojn petu al ĝia Sekretariejo: GRUPO ESPERANTISTA de Bilbao, C/. Barrenkale Barrena, 7 – 1º 48005 BILBAO.
ĜUSTIGO
Plenumante peton de s-ano Bernard Golden, el Hungarujo, ni publikigas jenajn ĝustigojn koncernantajn al lia artikolo, aperinta en la pasinta KAE-INFORMILO nº 10:
| paĝo | linio | estas | devas esti |
|---|---|---|---|
| 1 | +11 | Vaskujo | Baskujo |
| 2 | +10 | eĉ se ĝi estas | eĉ se ĝi ne estas |
| 2 | +19 | kriterio | bontrovo |
| 2 | -6 | simbolo estas /y/ | simbolo estas /ʎ/ |
| 3 | + 12,15,16 | Hispanujo | Hispanio |
| 3 | -12 | fonemo /y/ | fonemo /ʎ/ |
NEKROLOGO
La 3-an de marto forpasis 83-jara s-ano Jakobo Aragay Pujols, elstara esperantisto ekde la jaro 1925-a. Li estis patro, bofrato kaj onklo respektive de niaj KAE-gemembroj Salvadoro Aragay Galbany, Prezidanto de HEF, Antonino Galbany Cusidó kaj Pepita de Caspary. Profesoro Aragay Pujols dum multaj jaroj efike aktivis por Esperanto en ties plej diversaj kampoj. Al lia edzino, gefiloj, gefratoj, nepo kaj cetera familio nian sinceran kondolencon.
[BILDO p.6 | 11,65,28,79] Emblemo de la 41-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso («41ª INTERNACIA FERVOJISTA ESPERANTO-KONGRESO, 13ª-19ª DE MAJO. 1989»): emblemo de Salou, emblemo IFEF/FISAIC kun stelo, kaj desegnaĵo de turo kaj ŝipo.
INTERNACIA KONGRESO EN HISPANUJO
La 41-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso okazos de la 13-a ĝis la 19-a de la venonta majo en SALOU (Taragono). Ni informiĝis, ke post interkonsento kun la lokaj hotelistoj, la LKK elektis kiel Kongresejon HOTELON NEGRESCO, kiu situas apud la maro kaj en trankvila flanko de SALOU, je 2 km. de la urbocentro. Ĝia kategorio estas: «A***». La «Torre Vella» restos kiel Esperanto-Ekspoziciejo.
-10-
[BILDO p.6 | 52,4,65,27] Emblemo de la 74-a Universala Kongreso de Esperanto: urba heroldo kun sonorilo, ĉirkaŭita de la teksto «74a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO», kaj sube «Brighton Anglujo»; sub ĝi ornama bordero.
KAE-ANO, VICPREZIDANTO DE UNIVERSALA KONGRESO
Nia membro, la emerita arkitekto Amador Díaz, UEA-Delegito en Southampton (Anglujo), funkcias kiel vicprezidanto de la 74 Universala Kongreso de Esperanto, nunjare okazonta de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto en Brajtono (Anglujo).
7-a ANDALUZIA KONGRESO DE ESPERANTO
Ĝi okazos de la 11-a ĝis la 15 de oktobro en TORROX (Malago) – Hispanujo -. Eksterlandanoj ĝuas senpagan aliĝon. Kongresejo kaj Restadejo en tre bela loko apudplaĝa. Petu informojn kaj aliĝilojn de: Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, Av. El Faro, Edificio Esperanto 7º D, 29793 TORROX COSTA Málaga) HISPANUJO.
Regularo de la 29-aj Internaciaj Floraj Ludoj en la jaro 1989-a
- La partopreno en la Konkurso estas senpaga. 2) Oni ne rajtas konkursi pere de verkoj antaŭe premiitaj kaj/aŭ publikigitaj kie ajn. 3) La verkojn, nepre tajpitaj je duobla interlinio, oni prezentu en formato DIN A4. La versaj verkoj devas ampleksi minimume 14, maksimume 150 versojn. La prozaj, devas ampleksi minimume du paĝojn po 35 linioj, po 60 tajperoj. Maksimume ili ampleksu 12 paĝojn kun samaj kondiĉoj. 4) La verkojn oni sendu, po ses ekzempleroj, nur ĝis la 30-a de aprilo 1989-a – laŭ poŝta stampo – al la Sekretario de la Konservantaro: Joan Ramon Guiñón i Roset, C/. Vilamarí, 106-108 baixos interior segona, E-08015 Barcelona Catalunya/Katalunujo (Hispanujo). La 16-an de majo 1989-a, la Sekretario rifuzos konkursaĵojn. 5) Eseo aparte kunhavu bibliografion. Tradukinto nepre kunsendu fotokopion de la originala teksto. 6) La aŭtoreco de ĉiu konkursaĵo nepre devas resti nekonata. Ĉiu teksto havu titolon, kun indiko pri la sekso de la verkisto, pri la pseŭdonimo de la aŭtor(in)o kaj pri la premio por kiu oni konkursas. La aŭtor(in)o devas enmeti por ĉiu konkursaĵo slipon kun sia nomo kaj adreso en apartan fermitan koverton, sur kiu oni skribu indikon pri la sekso de la verkisto, la titolon kaj la pseŭdonimon kaj la premion por kiu oni konkursas. 7) La Sekretario antaŭsciigos al la premiitoj la verdikton por ke ili povu ĉeesti la Feston aŭ elekti siajn anstataŭantojn. 8) Ĉiu premiito per la premio «Clelia Conterno» ricevos kuponon de 200 CHF, validan por aĉeto de varoj ĉe Kooperativo de Literatura Foiro. 9) La partopreno en la Konkurso implicas la senkondiĉan akcepton de la Regularo de la Konservantaro de la Internaciaj Floraj Ludoj kaj de la Regularo de la 29-aj Internaciaj Floraj Ludoj.
-11-
— imatge 7 —
POZITIVA ZAMENHOF-TAGO
Kiel anoncite, la 18-an de decembro havis lokon, en la HEF-sidejo en Barcelono, la tradicia Zamenhof-Festo, kiu tiufoje havis, krom kultura karaktero, ankaŭ laboran protagonismon. Efektive, la katalunteritoria Esperanto-organizaĵo junulara JEKA diligente profitis la eventon por okazigi sian ĝeneralan kunvenon, el kiu elstaris la parta, laŭstatuta anstataŭigo de ĝia Estraro, kies membronomojn kun la respektivaj postenoj ni aparte publikigas en ĉi tiu KAE-INFORMILO. Sekve de tiu gejunula kunveno, la Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, s-ano Salvadoro Aragay, malfermis la feston per oportuna, Internacialingva parolado, dum kiu li i.a. prezentis du literaturajn verkojn: Poeto de l’Popolo, de Miguel Hernández, kaj La Stultaj Infanoj, de Ana Mª Matute, respektive tradukitaj en Esperanton de M. Fernández Martín kaj M. Gutiérrez Adúriz. Tuj poste estis projekciata kolekto da koloraj diapozitivoj, plejgrandparte apartenantaj al la Hispana Esperanto-Muzeo, kies fondinto kaj nuna administranto, s-ano Luiso Mª Hernández Izal, detale ilin komentariis en la Zamenhofa Lingvo. Sekvis festparolado en Esperanto fare de nia internacia amiko, la aŭstralia esperantisto Milan Sudec, kiu per sia elokventa dirmaniero longe retenis la atenton de ĉiuj ĉeestantoj. La Festo finiĝis per bone provizita lunĉo, en kiu ne mankis la ŝaŭma vino «Esperanto».
NOVA JEKA-ESTRARO
Ekde la 18-a de decembro 1988-a, la Estraron de «Junulara Esperantista Kataluna Asocio» (=JEKA) konsistigas jenaj ges-anoj:
- Jordi Ferré (kiel prezidanto)
- David Domènech (kiel vicprezidanto)
- Eric Zamora (kiel sekretario)
- Lluís Caireta (kiel kasisto)
- Lidia Roviralta (kiel reprezentantino de Sabadell)
- Alicia Fernández (kiel reprezentantino de Olesa)
- Xavier Luengo (kiel reprezentanto de Barcelona).
[BILDO p.7 | 11,66,18,84] Emblemo de la 49-a Hispana Kongreso de Esperanto: stelo kun litero E, desegnaĵo de urbo kaj sube «BILBAO».
KONFLIKTOJ EKONOMIAJ KAJ LABORAJ INTER LA HOMOJ
Sub tiu temo prelegos kadre de la nunjara 49ª Hispana Kongreso de Esperanto, okazonta en Bilbao, nia KAE-membro Luís Serrano Pérez, el Sabadell.
KAE-JARKOTIZO KOSTAS NUR 500 PESETOJN!.
Per tiu monsumo vi ricevos monattrian informilon tute Esperantlingvan. Skribu tiucele al nia adreso!
-12-
[nelegebla]
Esperantigo de hispanlingvaj propraj nomoj havantaj la grafion ll.
Bernard Golden
Manko de interkonsento pri la Esperanta ekvivalento de ll.
En KAE-Informilo (9/1988, pĝ. 9) aperas jena plendo pri manko de akordo rilate Esperantajn formojn de hispanaj loknomoj.
» Estas nekompreneble, kial oni ankoraŭ ne interkonsentis definitive fiksi la Esperanto-tradukon de gravaj nomoj en la hispanlanda geografio. Ekzemple: en PIV troviĝas la terminoj Vaskujo kaj Sevilo, dum iliaj respektivaj loĝantoj nomas, Esperantlingve, sian teritorion kaj urbon Vaskujo kaj Seviljo».
Se oni konsultas aliajn Esperantajn vortarojn kaj verkojn pri Hispanujo, la nekonsekvenca asimilado fariĝas okulfrapa. Ĉe Sevilla en la angla-Esperanta vortaro (1908) de Joseph Rhodes , la formo «Seviljo» estas registrita , sed tiu vortaristo ne aplikas la saman principon de esperantigo al la urbnomo Valladolid; ĝi aperas kiel «Valadolido». U.J. Moritz en sia broŝuro Problemoj de Etnaj Minoritatoj en Hispanujo (1971) pli sisteme traktas ll en Valladolid (=Valjadolido), Sevilla (=Seviljo) kaj Castellón (=Kasteljono), sed kiam temas pri la esperantigo de Castilla kaj castellano, li uzas la radikon «kastili-» anstataŭ «kastilj-«. Tamen, se oni serĉas aliloke, oni trovas ĝin. En sia plena vortaro (1909-1910) Boirac registras «kasteljano» kun jena difino: popolano de hispana provinco (Kasteljo?)», sed en la aldona parto de la
-1-
— imatge 8 —
[nelegebla]
sedi altan gradon de simetrio kaj harmonio en la formado de elementoj de la leksiko, kiuj etimologie kaj semantike interrilatas. Tio signifas, ke devas ekzisti objektivaj principoj aŭ gvidlinioj por la esperantigo de sonoj kaj fonemoj en etnolingvaj etimoj, kiuj ne ekzistas en la Esperanta alfabeto.
Zamenhof mem ne okupiĝis pri tiu problemo; rezulte de tio li kaj la esperantistoj, kiuj sekvis lin, malkonsekvence asimilis plurajn etimojn, elektante la literojn de la Esperanta alfabeto laŭ sia kriterio. Tiu kaoso ekzistis dum la unua jarcento de la historio de Esperanto kaj daŭras nuntempe. Kelkaj esperantologoj faris provojn sistemigi la asimiladon de vortoj kaj nomoj el specifaj lingvoj, sed ilia laboro ankoraŭ ne estas bone konata aŭ aplikata. Mi mem celis meti ordon en la hispandevena leksika materialo en Esperanto (1) kaj mi verkis apartan artikolon ĝuste pri la grafio ll (2).
La manko de unuforma prononco de ll
Unu el la problemoj koncerne la grafion ll estas ĝia kaprica konduto ankaŭ en etnolingvoj. Kiam ĝi estas asimilita, la prononco fariĝas «l» eĉ se estas du «l» en la ortografio; Sevilla en la angla lingvo estas Seville (Sevil), sed Castilla estas malsimetrie modifita per nur unu «l»: Castile (kastil). Kun rilato al Esperanto eĉ pli konsterna estas nekonsekvenca asimilado en verkoj de la sama aŭtoro. Ekzemple, Richard Schulz skribas en Vestfaliaj Flugfolioj «Sevilo» (Sevilla) sed «Zoriljo» (Zorrilla) kaj «Eskamiljo» (Escamillo).
La dua problemo, kiu estas multe pli grava, rilatas al la prononco de ll en diversaj partoj de la mondo, kie la hispana lingvo estas parolata. En la hispana normlingvo ĝi estas fonemo, kies simbolo estas /y/. En partoj de Hispanujo kaj tra la tuta Hispanameriko tiu fonemo ne ekzistas. Anstataŭas ĝin jen la fonemo /y/ (=»j»), jen la fonemo /ʒ/ (=ĵ). Lingvistoj nomas tiujn du transformiĝojn yeismo (jo-ismo) kaj žeismo (ĵo-ismo) respektive. En Hispanameriko kelkaj esperantistoj volas uzi ĝuste tiujn fonemojn aŭ proksimajn ekvivalentojn por la asimi-
-2-
lado de propraj nomoj kaj ankaŭ por klarigi la prononcon de vortoj. Kiel oni povas imagi, la rezulto estas eĉ pli da kaoso.
En Venezuela Stelo oni povas legi pri «Medeĝino» (Medellín) kaj «Alma Ĝanera» (Alma Llanera). En libro de Tibor Sekelj esperantigita de argentinano, la nomo Lallana aperas sur unu paĝo kiel «Layana», sed aliloke estas informo, ke la prononco estas «laljana». Libro eldonita en Argentino klarigas, ke la prononco de jarilla estas «ĥariĵa». En la tekstolibreto de la kasedo Horo de Opozicio, R. Corsetti indikas, ke la prononco de la ĉilia nomo Allende estas «ajende».
Ni rigardu ĝis kiu punkto povas konduki ĉi-speca fonetisma asimilado. Ekzistas samnomaj urboj en Hispanujo kaj en la Nova Mondo. Ĉu ili pro tio havu du Esperantajn formojn spegulantajn la lokan prononcon?
| Valladolid: | Hispanujo: Valjadolido | Meksiko: Vajadolido |
| Medellín: | Hispanujo: Medeljino | Kolombio: Medeĝino |
Tiuspeca asimilado ne estas kaosa – ĝi estas freneza!
La sola racia solvo por la esperantigo de ll
Miaopinie, la sola maniero eviti pli da kaoso en la hispandevena komponanto de la leksiko de Esperanto estas doni pli da emfazo al la principo de grafismo kaj malpli al la fonetismo. Tiel ne estos misformita la skribbildo de la etnolingvaj vortoj kaj nomoj. Oni povas argumenti, ke la diversaj prononcvariaĵoj de la hispana lingvo tra la mondo estas egalrajtaj; ĉiu fariĝas la normo en la lando, kie ĝi estas uzata. Sed estas sensencaĵo provi redoni tiujn diferencojn en asimilitaj leksikaj elementoj. Estas necese elekti unu solan deirpunkton por esperantigo de la hispanlingva materialo. Tiucele, oni serĉu solvon, en kiu estas minimuma malakordo inter la ortografio kaj la prononco. Mi proponas, ke la deirpunkto estu la hispana (kastilia) normlingvo.
En la kazo de la grafio ll, kiu funkcias kiel skriba formo de la fonemo /y/, la plej konvena maniero montri ĝin en Esperanto estas per la du literoj «lj». Unue, la prononco de ll kaj «lj» ne tro diferencas; persono, kiu ne scias la hispanan lingvon, apenaŭ rimarkos, ke ili ne estas identaj. Due, kaj la grafio ll kaj la Esperanta ekvivalento «lj» konsistas el du literoj. Tiel la skribbildo de la hispana nomo aŭ vorto estas konservita en Esperanto sen la bezono uzi duoblan literon, kiu ne estas prononcebla («ll»). Trie, la uzo de «lj» havas precedentojn jam en la fruaj jaroj de la 20-jc., kiam Callao, mantilla kaj camarilla aperis en Esperanto kiel «Kaljao», «mantiljo» kaj «kamariljo» respektive. Kaj lastatempe, Plena Ilustrita Vortaro ĝustigis la esperantigon de llama. Ĉe la Zamenhofa
-3-
— imatge 9 —
vorto «lamo» estas resendo al «ljamo» kun la klarigo, ke tiu ĉi estas la «fonetika formo» de «lamo».
Notoj
Bernard GOLDEN. Principoj por la esperantigo de hispanlingvaj vortoj kaj propraj nomoj. Paĝoj 235-257 en Serta Gratvlatoria in honorem Juan Régulo. Volumo II: Esperantismo. La Laguna: Universidad de La Laguna; 1987. 790 pĝ.
Bernard GOLDEN. Transskribo de la hispana fonemo ll en Esperanto. Boletín de la Federación Española de Esperanto. 1985. Vol. 23, n-ro 268, marto-aprilo, pĝ. 13-15.
Gloso: grafio – skriba maniero indiki prononc-sonon de lingvo.
Oktobro 1988
Bernard GOLDEN Damjanich u. 1/C, I. 8. H-8200 Veszprém Hungarujo
IOM PRI LA UNIVERSALA KONGRESO EN ROTERDAMO
Kiam oni volas raporti pri Universala Kongreso, ĉiam oni parolas pri la plej interesaj programeroj okazintaj tie, laŭ la persona vidpunkto, ĉar estas neeble partopreni en ĉiu aranĝo, kaj oni devas elekti inter la multaj eblecoj proponataj.
La nunjara U.K. okazis en Roterdamo, sidejo de la Centra Oficejo de UEA, okaze de la 80 datreveno de la fondiĝo de la Universala Organizo, kaj en ĝi partoprenis 2.300 kongresanoj de la tuta mondo.
La kongresejo estis la impona kaj komforta Centro «De-Doelen», bone situanta proksime de la stacidomo, kie ni ĝuis trankvilan kongreson.
La 24-an de julio okazis la inaŭguro en la grandega salono «Zamenhof», prezidata de D-ro Tonkin kaj de la tuta estraro de UEA. Post la enkondukaj vortoj de la Prezidanto, D-ro Haszpra prelegis pri «Scienco kaj Tekniko por internacia kompreniĝo» kaj festparolis D-ro J. Wells brile kaj alloge.
Verdire mi ne povis ĉeesti multajn kunsidojn pro la fakto. ke dum la Kongreso mi estis anstataŭantino de s-ano Aragay en la Komitatkunsidoj de UEA, tamen, estis interesaj programeroj kiel la kunsido pri eksteraj rilatoj, en kiu oni traktis la daŭrigon de la agado de UEA en la sino de gravaj internaciaj organizoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, Eŭropa Konsilantaro kaj aliaj; kunsido pri landaj asocioj, kiu fiksis la ĉefajn punktojn por
-4-
la jara agado, kaj mi reliefigus la serion da prelegoj, kiuj okazis en la kadro de la Internacia Kongresa Universitato pri la plej diversaj temoj, kun ĉeesto de multaj kongresanoj, al kiuj mi kunlaboris per prelego pri «Francisko de Vitoria kaj Hugo Grotius, ĉu du patroj por la Internacia Juro?», elstarigante la personecon de ambaŭ juristoj, unu hispana, alia nederlandano, kun tre malsimilaj vivmanieroj, sed kun la sama fido en la venko de la internaciaj normoj kaj mondpaco.
La artaj aranĝoj ne tro plaĉis al mi, ĉefe la Nacia Vespero, tro avangarda eble, kaj iom nekomprenebla. Bonaj estis la koncertoj programataj, ĉu pianludante, ĉu per la bela voĉo de tenoroj, baritonoj kaj kantistinoj. Tre bona ankaŭ estis la nunjara prezento de la Libroservo, eble pro la fakto, ke la sidejo de la Kongreso estis ja tiu de la Centra Oficejo de UEA, en Roterdamo, kaj tio permesis kunporti grandan stokon da libroj, ĉu la jam eldonitaj, aŭ la ĵus aperintaj, kiel libro pri la Jubileo de Esperanto.
La vetero dum la kongreso ne ĉiam estis bona, sed la etoso kontraŭe, en ĉi tiu kongreso estis tre alloga kaj ripoziga, permesante al la kongresanoj ne nur partopreni en la aranĝoj, sed babili komforte en la halo de la Kongresejo, preparita kiel kafejo kun multaj tabloj kaj seĝoj, kio permesis renkonti la geamikojn, kio estis unu el la intimaj deziroj de multaj kongresanoj.
Je la fino de la kongreso, oni transdonis la kongresan flagon al la reprezentanto de la 74-a U.K., okazonta en la brita Brightono, kaj kiel kutime la Kongreso finiĝis per la kanto de la «Espero».
M. R. Urueña
NOVA HEJS-PREZIDANTO
La pasintan 16-an de oktobro 1988-a, en la sidejo de «Hispana Esperanto-Federacio, okazis ties estrara kunveno. En ĝi prenis parton ankaŭ delegitoj de jenaj Esperanto-organizaĵoj: Alava Esperanto-Asocio; Barcelona Esperanto-Centro; Grupo de Esperanto el Sant Pau d´Ordal; Esperanto-Grupo «Jozefo Anglès» el Sant Cugat del Vallès; Geava Esperanto-Fako el Manresa; Junulara Esperantista Kataluna Asocio (=JEKA); «Tutmonde» el Terrassa kaj nia katalunteritoria «Kultura Asocio Esperantista»
El la tri kandidatoj proponitaj de la membroj de HEJS (=Junulara Sekcio de Hispana Esperanto-Federacio), oni elektis prezidanto de tiu Sekcio de HEF, la junulon el Barcelono, s-anon Jordi Ferré, kiu estas bone konata kiel aktivulo de JEKA, kaj kiel redaktanto de ĝia organo «KIO…!». Tiun elekton ratifikis la ĉeestantaj delegitoj, kiel kutime kunvokitaj de HEF.
-5-
— imatge 10 —
Al la redaktoro de KAE
KRIPLIGITA ESPERANTO
Mi legis kun intereso la artikolon de VELUS kun la supra titolo, kiu aperis en n-ro 9 de KAE. La ekzemploj de kunigitaj vortoj en la presita listo jam estas ofte uzataj en la konversacia lingvo, ĉefe kiam oni parolas en amikaj rondoj. Oni povas diri, ke ili estas la ekvivalentoj de la hispanaj formoj «pa cá» anstataŭ «para acá», «com´un» anstataŭ «como un» kaj multaj aliaj. Ŝajnas al mi , tamen, ke la plendo de VELUS estas ĉar la kuniĝoj aperas presitaj en verkoj kaj ne ĉar ili estas uzataj babilade.
Esperanto, male al naciaj lingvoj, ne havas bazon de denaskaj parolantoj, kiuj lernas ĝin kiel la ĉiutagan lingvon, ne nur en la hejmo, sed ankaŭ ekstere en butikoj, stratoj ktp. Eĉ por la malmultaj denaskaj esperantistoj, Esperanto estas nur «hejma» lingvo, ekstere ili parolas la nacian. Ni lernas Esperanton studante, kaj sekvas la konsilojn gramatikajn trovatajn en lernolibroj. Iuj el tiuj homoj verkos en Esperanto kaj ofte esploras novajn modojn de vortuzado. Naciaj lingvoj ĉiam havas lernejojn, institutojn, universitatojn, kiuj regas kaj reguligas la uzadon de la respektivaj lingvoj per instruado, ekzamenoj, prezento de diplomoj kaj similaj atestoj, sed en la Esperanta mondo tiuj organizoj ne ekzistas (nia Akademio estas pli nepotenca ol la «Real Academia»). Eĉ en lingvo regata de la menciitaj organizoj la uzo de la vortoj ŝanĝiĝas kiel ekzemple okazis en la lastaj 50 jaroj al «valer», kiu nun estas sinonimo de «costar».
Oni devas agnoski, ke Esperanto evoluos, kaj nunaj eraroj aŭ kripligoj devenigos ĉiutagajn uzatajn vortojn. Persone mi, iam voĉe, uzas iujn el la ekzemploj menciitaj de VELUS, sed, ial, evitas tiujn kun konsonantaj kombinoj malfacilaj al kastilia denaska parolanta lango.
Ĉu mi subskribos min «Kripligitulo»?
Sincere, Amador Díaz
RESPONDE AL AMADOR DÍAZ, KAE-MEMBRO EN BRITUJO:
Por la bono de la Internacia Lingvo ni esperas, ke Esperanto estontece ne evoluos (ni dirus: ne degeneros), kiel la naciaj lingvoj, kaj ke la nunaj eraroj aŭ kripligoj ne fariĝos en ĝi ĉiutage uzataj vortoj, nek skribe nek parole. Tial ni konsideras daŭre aktuala kaj valida la enhavon de la artikolo: «Kripligita Esperanto», aperinta en la KAE-Informilo n-ro 9, subskribe de VELUS.
-6-
HISPANA ESPERANTO-MUZEO Sant Pau d´Ordal (Barcelono)
[BILDO p.10 | 78,2,93,22] Ronda medalo kun la busto de Klara Silbernik kaj la surskriboj «PREMIO KLARA SILBERNIK» kaj «HISPANA ESPERANTO-MUZEO».
«PREMIO KLARA SILBERNIK»
Kadre de la 49-a Hispana Kongreso de Esperanto, nunjare okazonta en Bilbao, tiu Premio estos liverata al s-anino Alicia Ballester, edzino de la elstara aktivulo esperantista s-ano Aŭgusto Casquero de la Cruz, nuntempe rezidanta en Valencio kun sia familio.
NOTO DE LA REDAKCIO:
Por la «Premio Klara Silbernik», patronata de «Hispana Esperanto-Muzeo», oni celas simbole rekompenci la edzinon de hispanlanda esperantisto, kiu fervore apogadis sian edzon en lia pozitiva agado por Esperanto.
La Premio, fondita la jaron 1975-an, konsistas el medalo gravurita laŭ la busto de Klara Silbernik, edzino de D-ro Zamenhof, plus surpapera atesto pri tiu evento. La koncerna liverdato kun la nomoj de la geedzoj estas reproduktitaj sur ambaŭ memorigiloj.
La Premion rajtas ricevi ĉiu edzino aŭ vidvino de distinginda esperantisto, kiu estas-is aktiva membro de iu asocio aŭ klubo de Esperanto en Hispanujo. Tiun Premion ĉiujare oni liveras okaze de Hispana Kongreso de Esperanto, aŭ motive de grava evento esperantista.
Por la aljuĝo de la Premio estas zorge konsiderataj ĉiuj seriozaj proponoj de eventualaj kandidatinoj, kiujn kaj la diversaj Esperanto-organizacioj kaj respondecaj samideanoj nialandaj oportune sugestas al la Aljuĝa Komisiono de la Premio, konsistanta el:
Luís Mª Hernández Izal (kiel prezidanto) V. Hernández Llusera (kiel sekretario) Ana Mª Molera, de Illa (kiel voĉdonantino) Joaquín Bielsa Vispe (kiel voĉdonanto) María Ferigle, de Serrano (kiel voĉdonantino) Santiago Torné Grau (kiel voĉdonanto)
Adreso de ĝia Sekretariejo: Av. Onze de Setembre, 59. 08208 SABADELL (Barcelono)
-7-
— imatge 11 —
KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO
[BILDO p.11 | 27,5,48,29] Emblemo de KAE: malfermita libro inter du flagoj, kun la surskriboj «Kultura Asocio Esperantista», «kae», «Associació Cultural Esperantista» kaj «Katalunujo».
Tiu ĉi 16-leciona kurso de KAE, kun riĉa ekzercaro plus dudirekta vortareto Esperanta-kastililingva, kostas entute 2.ooo pesetojn (*). Aparte aĉetebla kasedo, kun modela Esperanta prononco en la klara voĉo de la kroatdevena aŭstralia esperantisto, s-ano Milan Sudec, prezas pliajn 500´ pesetojn. Enskribiĝoj estos traktataj nur post la koncerna antaŭpago, kiun oni sendu, nepre per poŝtmandato, al: KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO de «KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA», C/. Font Nova, nº 32. 08202 – SABADELL (Barcelono).
(*) Paginte tiun monsumon, ĉiu kursan(in)o aŭtomate fariĝas membro de «KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA» por unu jaro, dum kiu oni rajtos ricevi la monattrian informilon de KAE, periodaĵon tute redaktatan en simpla, laŭ-Fundamenta Esperanto, kio donos oportunan okazon rekte familiariĝi kun la lernata lingvo.
NEKROLOGO
La 2-an de decembro 1988-a, mortis 98-jara, en Zaragozo, la prestiĝa samideano, profesoro Miguel Sancho Izquierdo, eksprezidanto de «Hispana Esperanto-Federacio» kaj membro de la Honora Patrona Komitato de «Universala Esperanto-Asocio». Dum sia longa aktivado por Esperanto, li verkis plurajn artikolojn kaj kompetente plenumis diversajn respondecajn postenojn en la Movado. Al liaj gefiloj kaj cetera familio KAE transdonas sian plej sinceran kondolencon.
GEEDZIĜO
La 18-an de decembro 1988-a, nia Sabadell-a KAE-membrino, Magdalena Clerch i Regull, edziniĝis al nia samurba amiko, Josep Mª de Casademunt i Mir. Tiumotive KAE kore deziras, ke ambaŭ gesamideanoj daŭre ĝuu plenan feliĉon en sia nova stato.
-8-
GENERALA ORDINARA KUNVENO DE KAE
[BILDO p.11 | 72,7,89,26] Emblemo de KAE: flirtanta flago kun verda stelo kaj la surskriboj «Kultura Asocio Esperantista», «kae», «Associació Cultural Esperantista» kaj «Katalunujo», antaŭ radioj.
Estimata samcelano: La Estraro de «KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA» kunvokas vin al ties GENERALA ORDINARA KUNVENO, kiu okazos dimanĉe matene, la 29-an de januaro nunjara, en lokalo de la institucio: «Centre Cívic de la Creu Alta», strato Major, 70. SABADELL. (Enirejo tra la ĝarden-pordo).
La kunveno okazos je la 10´30 horo en unua kunvoko, kaj horduonon poste, t.e., je la 11-a horo, en dua kunvoko, sub la jena tagordo:
- Legado kaj eventuala aprobo de la antaŭa protokolo.
- Informado pri la KAE-aktivado en la pasinta jaro 1988-a.
- Aktuala konto-stato.
- Parta laŭstatuta anstataŭigo de la Estraro.
- Sugestoj kaj demandoj.
Por la bona funkciado de nia Asocio, ĝia Estraro petas al vi akuratan ĉeeston.
GRAVA SUPLEMENTO ELDONOTA BALDAŬ
La Esperanto-Centro en Paderborn (Germanujo), rajtigite de nia KAE-anino Terezino Lladós, baldaŭ eldonos aktualigitan suplementon de la tre valora gramatiko «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto», verkita tute en la Zamenhofa Lingvo de ŝia edzo, nia karmemora s-ano Luiso Mimó Espinalt.
GRAMATIKAĴO
Tiela atmosfero (Tia!) Estas oportune diri, kun verba substantivo: «tiela laborado», responda al «tiel labori», sed ne «tiela ŝtono, domo, azeno, atmosfero»!
(El letero de L. Mimó al G. Waringhien)
-9-
— imatge 12 —
«Principoj por esperantigo de hispanlingvaj vortoj kaj propraj nomoj». Paĝoj 235-257 en: Serta Gratvlatoria in honorem Juan Régulo. Volumo II: Esperantismo. Universitato de La Laguna; 1987.
Jen tre dokumentita broŝuro, en kiu la prestiĝa Akademiano Bernard GOLDEN funde studas diversajn formojn de la t.n. lingvo de Cervanteso, daŭre aperantajn kun «anarĥia ortografio» en la literaturo kaj gazetaro niamovada. La aŭtoro de tiu broŝuro atente ekzamenis esperantigitan hispandevenan materialon de plej diversaj fontoj, por ekscii la gamon da variaĵoj rezultantan el la du traduk-principoj uzataj: la fonetismo kaj la grafismo. kiun lastan li preferas, ĉar liadire per la grafismo oni atingas, ke la esperantigita formo ricevas skribbildon sufiĉe similan al la originalo.
El tiu detala studo ni opinias, same kiel la aŭtoro, ke revizio de la formo de ĉiu hispandevena vorto kaj propra nomo estas nepre bezonata, kondiĉe ke tion unuece farus skipo da kompetentaj esperantistoj bone sciantaj la originalan lingvon, ĉar ja estas bedaŭrinde, ke ĝis nun tio ne okazis tiel. Ekzemple, dum Joseph Rhodes jam en la jaro 1908-a, kaj Bernard GOLDEN nuntempe, respektive esperantigis-as, niaopinie ĝuste, la nomon de la aŭtoro de «Don Kiĥoto de la Manĉo» per Cervanteso, la redaktintoj de la Suplemento de PIV, eldonita en 1987-a, draste kripligis ĝin per Cervanto. Simila malakordo estiĝis pri Sevilo-Seviljo kaj aliaj urbonomoj nialandaj, kiujn amplekse ekzamenas Bernard GOLDEN en paĝoj 1-4 de ĉi tiu KAE-INFORMILO.
Resume, tiu broŝuro, objektive verkita de Akademiano GOLDEN, estas duoble leginda por ni, kaj pro ĝia interesa temo, kaj pro ĝia klara kaj belstila redaktado.
NOVA LIBRO-DONACO POR LA BIBLIOTEKO DE LA ASOCIO
Plian stokon da Esperanto-libroj, plejgrandparte binditaj, KAE ricevis de Karmino Sanvicente, vidvino de nia bedaŭrata s-ano Johano Sala. Inter la libroj, kiuj ekde nun aldone troviĝas en la KAE-Biblioteko, elstaras «La Dia Komedio», impona 712-paĝa poem-verko en la itala kaj Esperanta lingvoj. La stokon kompletigas jenaj titoloj: La Gaŭlo, La Krabo kun Oraj Pinĉiloj, Bildlibro pri Bestoj, La Sep Reĝidoj, Esperanto-kurso de Petro Nuez, Amuzo per Scienco kaj Sciencaj Studoj. Krome ni ricevis grandan kvanton da malnovaj Esperanto-revuoj, kiujn KAE donace liveris al HISPANA ESPERANTO-MUZEO.
49ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO, okazonta en Bilbao de la 17-a ĝis la 22-a de julio 1989-a. Informojn petu al ĝia Sekretariejo: GRUPO ESPERANTISTA DE BILBAO, Barrenkale Barrena, 7-1º 48005-BILBAO
-10-
MENCIE AL ĴUS APERINTA VERKO
Ĝi estas ABISMO, de Jano Lajpo, tradukita de Rikardo Ŝulco. Libro 78-paĝa, kun kvadrata formato 20´5-centimetra, eldonita en 1988 de Esperanto-Centro en Paderborn (Germanujo).
Kiel dirite en ĝia paĝo 5-a, tiu ĉi libro enhavas, en iom reduktita formato, la dufoje dek du litografiojn ABISMO UNU kaj ABISMO DU de Hans Leip (=Jano Lajpo) kaj la pri ili dulingve, Germane kaj Esperante, verkitajn sonetojn de Rikardo Ŝulco. Jen tre koncize menciitaj kelkaj detaloj de tiu libro, kies tradukon ja garantias la rekonata kompetenteco de la Germana Esperantologo Rikardo Ŝulco, elstara disvastiganto de la t.n. «Analiza Skolo», iniciatita de nia bedaŭrata Luiso Mimó Espinalt.
EN SOVET-UNIO LA ESPERANTO-MOVADO REE EKFLORAS
Laŭ rekte ricevita cirkulero, pasintmaje 1988-a, ekfunkciis KOPSO, la unua Esperanto-kooperativo en USSR. Ĝia anonco aperis dufoje en la revuo «Soveta Rusujo». Rezulte, ĝi havas kelkajn centojn da korespondaj gelernantoj el plej diversaj regionoj de la lando. Kun la celo helpi reciprokrajn leteramikigojn de ĝiaj disĉiploj KOPSO kreis INTERSERVO-n, adresprovizejon por gekorespondemuloj, nun havantan ĉirkaŭ 500 adresojn. Interesatoj interkorespondadi kun soveta samidean(in)o adresu leteron kun du respondkuponoj al: «Interservo»: p/a s-ino Larisa BIRYUKOVA, Uralskaya ul., 5-160, Moskvo SU-107241 Sovet-Unio USSR.
ESPERANTISTO, KONKURSANTO DE TELEVIDA PROGRAMERO
baldaŭ fariĝos s-ano Nikolao Muñiz Alonso, el Avilés (Asturio), en la populara programero televida «3X4», kiun gvidas la simpatia prezentistino Julia Otero en la dua kanalo de la hispana televizio. Nia s-ano petis, kiel premion, stokon da libroj en la valoro de 300.000 pesetoj. Bonan ŝancon ni deziras al li!
HEJS-TENDARO EN VITORIO-GASTEIZ
Ĝia LKK informis, ke tiu nunjara Tendaro okazos ekde la Sankta Ĵaŭdo ĝis la Paska Lundo (dum kvin tagoj). La Tendara loĝejo nestos en la Junulara Restadejo «Manuel Iradier», kie estos disponeblaj kvar-litaj ĉambroj, ejoj por manĝado, sportoj, kunsidoj ktp.. Informojn petu al: David Fernández Nieto, C/. Paraguay, nº 34 – 3º A. 01012 VITORIA-GASTEIZ
LA ĜENTILECTITOLO «KAMARADO» ANSTATAŬIGITA ĈE SAT
Laŭ la protokolo de la 61ª Kongreso de SAT, okazinta pasintjare, oni unuanime akceptis la anstataŭigon de tiu ĝentilectitolo per la kunderivita vorto «samlingvano».
-11-
Núm. 12, estiu de 1989

Coberta del KAE-Informilo Núm. 12, estiu de 1989.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 63,5,85,21] Emblemo de la asocio: grandaj literoj «kae» kun vertikala streko maldekstre.
KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA — kae
Montseny, 5, 1ª. E-08208 SABADELL
Ptge. Gaudí, 1, 3ª. E-08221 – TERRASSA.
Nº 12 – Tria aperjaro. Monattria informilo. Somere de 1989.
FAKTIGO DE KONCEPTO NIALINGVA
[BILDO p.1 | 58,36,68,54] Aŭstra poŝtmarko kun kvinpinta stelo inter branĉoj kaj la surskriboj «ESPERANTO» kaj «REPUBLIK ÖSTERREICH».
Jam en la fruaj jaroj de nia Movado, unu el la precipaj faktoroj ebligantaj vastan varbadon al Esperanto estis sendube ties imanenta «Interna Ideo», kiun distinginda esperantisto, la bedaŭrata Prof. D-ro Ivo Lapenna, poste rebaptis laŭ la pli preciza nomo: «Humaneca Internaciismo». Efektive, multaj diverstendencaj homoj en la mondo envenis en la Movadon altirite de ĝia fratiga sento de solidareco kaj reciproka respekto.
Diversokaze la esperantistoj realigis humanecajn agadojn, sed niaopinie la plej elstara el tiuj estis nome la gastigado de aŭstraj infanoj en pluraj urboj kaj vilaĝoj de Hispanujo. Pri tiu historio tre malmulte estas publikigita, sed feliĉe nia «Monattria KAE-informilo» povas nun prezenti sufiĉe ampleksan raporton tiuteman, kiun akceptis redakti la karmemora samideano Karlo Bartel, precipa organizinto de la homama helpo al la aŭstraj infanoj fare de la esperantistoj nialandaj. Jen lia detala rakontado:
AŬSTRAJ INFANOJ EL GRAZ EN HISPANUJO
En la jaroj 1920 kaj 1921, invitite de la hispanaj esperantistoj, venis 326 aŭstraj infanoj, plejgrandaparte el Graz, en Hispanujon, kie ili dum proksimume unu jaro estis gastigataj de familioj kaj institucioj enlandaj. Tiu
-1-
41ª INTERNACIA FERVOJISTA ESPERANTO-KONGRESO
[BILDO p.1 | 13,10,26,38] Hispana poŝtmarko kun portreto de la reĝo, stampita per la speciala Esperanto-poŝtstampilo: «41-a KONGRESO IFEF», stelo, dato «6-5-1989», «SALOU».
Kun partopreno de 554 esperantistaj fervojistoj el 21 landoj sukcese okazis tiu kongreso en la kataluna urbeto SALOU (Hispanujo). Tiumotive la hispana poŝto uzadis oficialan Esperanto-poŝtstampilon, kies stampon ni represigis ĉi-apude.
La precipa temo de tiu Kongreso estis la interesa fakprelego rilata al la projekto,prezentita de la «Generalitat» de Katalunujo, pri fervoja kunligo per internacia ŝpuro inter la landlimo de Francujo kaj Barcelono, projekto realigota oportune, post la pozitiva decido de la Hispana Ministra Konsilio, kiu lastatempe adoptis tiun internacian ŝpuron.
17ª ESPERANTISTA RENKONTIĜO EN LA VALENCIA KOMUNUMO
Ĝi okazos dimanĉe, la 17-an de septembro 1989-a, sub la jena programo: Je la 10´30-a horo, rendevuo de la gepartoprenantoj en la busa haltejo de la strando «Portiguet»; Je la 11´00-a horo, vizito al la «Kastelo Sankta Barbara», kie oni povos admiri belajn urbajn vidindaĵojn; Je la 12´00-a horo, kunveno en taŭga loko por pritrakti, raporti kaj se eble konkludi pri nia precipa afero, nome konkretigi laŭpove la organizadon de la 78-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta la jaron 1993-an en Valencio; Je la 14´30-a horo, frateca tagmanĝo en restoracio, kie oni havos okazon gustumi la tipan rizmanĝaĵon laŭ alikanta kutimo; Je la 17-a horo, adiaŭo. Pliajn informojn al: «Centro Social Cultural» , GRUPO DE ESPERANTO, C/. San Fernando, 39 – 2º ALICANTE – 1.
SUBVENCIOJ AL LA ESPERANTISMO
La Delegacioj de la katalunteritoria «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE), funkciantaj en la urboj Terrassa kaj Sabadell, ricevis respektive la monsumojn de 25.000 pesetoj kaj 20.000 pesetoj de la tieaj Municipoj, kiuj tiel subvenciis ilian kulturan agadon disvastigi Esperanton, precipe per aranĝo de kursoj.
PRILINGVA NUANCO
«Centjarulo» estas homo centjara, kiu vivis/as cent jarojn. «Jarcentulo» estas homo de la jarcento, kiu vivas dum la jarcento. (Klarigo de Luiso Mimó Espinalt)
-12-
— imatge 2 —
«Esperanto-Infanhelpo» estis triumfo de la esperantista solidareco. t.e., faktigo de la «Interna Ideo» de Esperanto.
En estrarkunveno de la Esperanto-Societo por Stirio en Graz, okazinta la 30-an de decembro 1919, la Societa sekretario Karlo Bartel proponis sendi cirkuleron al la grupoj de Esperanto en neŭtralaj kaj estintaj malamikaj landoj de Eŭropo, kun klarigo pri la situacio de la Graz-aj infanoj, kaj kun peto por ilia bonvola gastigado, kiun eventuale ankaŭ ebligu eksterlandaj mondonacoj. Post konscienca studado, la estraro konsentis lian proponon, kaj poste, la 15-an de januaro 1920, estis dissendata cirkulero, kiu tekstis jene: «Alvoko al la esperantistaro. Ĉu ili estas kulpaj? En ĉiuj militintaj ŝtatoj oni serĉas tiujn, kiuj estas kulpaj pri la malfeliĉo kaj mizero sekvinta la militon. Nia celo ne estas esplori la akuzojn, tion faru la politikuloj. Sed prave ni povas eldiri, ke ili, kiuj pleje suferas, estas certe senkulpaj: La infanoj, precipe tiuj en la landoj mezeŭropaj, ekonomie venkitaj, rompitaj. Ili, senkulpe plej punitaj de la sorto, perdintaj la patron per malamika kuglo, havantaj malsanan patrinon nekapablan perlabori la plej necesajn ekzisto-rimedojn, ili ja ne scias kiel heroe elteni la mizeron.
Ili deziras vesti sin kontraŭ la malvarmego, ili volas dormi en liteto solaj, ili petegas manĝaĵon por satiĝi. Anstataŭ tio ili malhavas la plej necesajn vestojn, ili loĝas multope sur putra pajlo en nehejteblaj keloj, ili matene sin levinte ne scias, ĉu oni donos al ili paneron dum la tago … amase ili mortas pro malvarmo, malsano, malsato!
Imagu nudapiedan ĝemantan infanon, pro glacia vento treme staranta en pordega niĉo, etendi al vi frostiĝintajn manetojn el disŝiritaj manikoj, kaj senvorte, per malespera gesto, peti al vi helpon: ĉu kompate via koro ne kuntiriĝas, viaj okuloj ne pleniĝas per larmoj, via mano ne serĉas la monujon? – Sed por kio helpas mono! Oni nenion ja povas aĉeti per ĝi, ĉar aŭ la plej bezonataj necesaĵoj ne ekzistas, aŭ ili estas nepageblaj per almozo.
Pro la «Interna Ideo» de Esperanto, la Esperantismo, – nur bonaj homoj estas veraj esperantistoj – al ili ni dediĉas tiujn ĉi liniojn. Ili povas helpi, ili helpos.
La eksterlandaj nacioj, precipe la neŭtralaj, jam gastigis ĉe si multajn infanojn el la aŭstra regurbo Vieno, kiuj bedaŭrinde estas ja la plej kompatindaj. Sed ankaŭ tiuj
-2-
el aŭstra provinco Stirio, montara teritorio kun malmulte da agrokulturo, precipe tiuj el ĝia industria urbo Graz, kun 200.000 enloĝantoj, sopiras ĝui almenaŭ por kelkaj semajnoj vivon en pli bonaj cirkonstancoj. Tial, la «Esperanto-Societo por Stirio» petegas al la esperantistaj societoj kaj grupoj: 1-e) Demandu al viaj anoj, ĉu ili konsentas senpage gastigi ĉe si por kelkaj printempaj aŭ someraj semajnoj tiujn niaurbajn infanojn, kun aĝo de 6 ĝis 14 jaroj; skribu al ni, kiom da knaboj kaj knabinoj povus ĝui ĉe ili homindan restadon, kaj kiam ni povus konduki ilin for de la mizero; 2-e) Anoj, kiuj mem ne povas akcepti en sia hejmo infanojn, ankaŭ povas helpi nian aferon, oferante kelkajn monerojn por kovri la kostojn de la preparo, vojaĝo, dumvoja nutrado kaj akompano. Mondonacojn aŭ almenaŭ promesojn bonvolu kolekti por ni, kaj ilin konservi ĝis ni sciigos al vi, en okazo de bezono, kien vi sendu la monsumon. Estas projektite destini Svisan bankon por ĉi tiu celo.
Ricevinte inviton, ni komunikos ĝin al la Urbestraro, kiu elserĉos la plej indajn infanojn kaj prizorgos la vojaĝon. Antaŭ la forveturo ili devos lerni Esperanton, tiel ili povu interbabili kun malsamlingvaj gastigantoj. Ilia akompananto certe trovos okazon fari ĉe vi paroladojn en Esperanto, tradukotajn en nacian lingvon, pri la ekonomia situacio de la germana Aŭstrujo. Eble vi sukcesos interesigi ankaŭ ne-esperantistojn pri nia «Infanhelpo». La tuta afero servos unue la malgrandulojn; due la propagandon de Esperanto, montrante, ke nia lingvo ne estas utopio, kaj la esperantistoj ne nur idealistoj aŭ nur komercistoj, sed antaŭ ĉio: homamantoj. Duoble donas, kiu rapide donas!. Tial ne hezitu serioze pripensi nian petegon!.»
Karlo Bartel, Sekretario — D-ro Vilhelmo E. Dietl, Prezidanto — Frederiko Krejci, Prof. de Esperanto kaj Delegito de UEA
Efiko. Ni esperis akiri eble 20 gastulojn, mi mem revis pri 50 probablaj infanoj, sed feliĉe fariĝis efektive invititaj kelkaj centoj!. Ni ne longe devis atendi la respondon al nia alvoko: la 3-an de februaro 1920 venis la unua invito el Nederlando; baldaŭ poste tiuj el Svedujo, Svisujo, Hispanujo, Francujo, Danujo, Ĉeĥoslovakujo. Belgujo kaj Anglujo. La Esperanto-gazetoj represis la alvokon, ankaŭ hispanaj, katalunaj kaj anglaj ĵurnaloj publikigis tradukojn de la alvoko. Kelkaj hispanaj Esperanto-grupoj dissendis cirkulerojn, kiuj enhavis
-3-
— imatge 3 —
nian alvokon en kastilia kaj kataluna llingvoj petante kunlaboron. La esperantistoj de Zaragozo dekomence pretigis la organizadon: La unua letero de la tiea advokato Emilio Gastón Ugarte komenciĝis per jenaj simplaj klaraj vortoj: Karaj samideanoj, la Zaragoza Esperanto-Societo «Frateco», kies fondinto mi estas, ricevis vian cirkuleron … kaj ni komencis labori por la sukceso de la ideo. Ni fide esperas ĝin …
Decido. Ĝis fino de februaro 1920, venis ankoraŭ respondoj el Hispanujo de s-ro Francisko Máñez Sánchez en Cheste (Valencio); de «Aplec» Esperanta Grupo en Sabadell; de s-ano Jacinto Comella en Vic; de Esperanto-Amikaro en Manlleu; de s-ano Sebastiano Chaler en Terrassa; de s-ano Roberto Maraury en Huesca. Ĉar la plej multaj invitoj estis venintaj el Hispanujo – entute 200 dum 7 semajnoj! – oni decidis projekti la gastigadon de la infanoj nur en Hispanujo, por koncentrigi la organizadon en nur unu direkton.
Organizo. La 13 de marto 1920, la unuan respondon ni direktis al Zaragozo, kun la propono, ke la hispanaj esperantistoj kunigu siajn klopodojn en la manoj de s-ano Emilio Gastón Ugarte. Ĉiuj hispanaj helpemuloj konsentis tiun proponon, kaj s-ano Gastón jam post kelkaj tagoj respondis al ni pri fondo de speciala komitato. La 16-an de aprilo 1920 li telegrafis al mi: «Kontentiga unua kunsido patronara, akceptita centralizo, nun komenciĝas seriozega laboro. Gastón». En la kunsido por la starigo de tiu patronaro prenis parton i.a.: Lia Markiza Moŝto de Algara de Gris, Guberniestro; s-ro Kasavero Ramírez, Prezidanto de la Provinca Deputitaro; s-ro Rikardo Hormo, Urbestro; s-ro Johano Carceller, Arkiepiskopa Sekretario, reprezentanta Lian Kardinalan Arkiepiskopan Moŝton Johanon Soldevila Romero; s-roj Jozefo Algora kaj Ignaco Montserrat, Provincaj Deputitoj; s-ano Emilio Gastón Ugarte, Prezidanto por Hispanujo de la «Societo de Esperantistaj Juristoj», kaj s-ro Melkioro Lasierra, advokato kaj bienulo.
Jam en tiu unua kunsido la Patronaro decidis, ke la gastigo de la aŭstraj infanoj daŭru unu jaron pluigeblan laŭ la cirkonstancoj de ĉiu gastigo. Ankaŭ en Graz ni estis klopodintaj oficialigi la «Esperanto-Infanhelpon» kaj trovis simpation kaj helpopromeson ĉe la «Provinca Oficejo por Protektado al la Infanoj», kiu konsentis niajn ideojn pri la organizo de la entrepreno, kaj sendis oficialan peton je subteno al la Deputitaro en Zaragozo.
La 22-an de aprilo 1920 okazis en Terrassa kunsido rilata al la organizado de la Infanhelpo, en kiu kunsido prenis
-4-
parton s-anoj Gastón, el Zaragozo; Comella, el Vic; Oriach, el Sabadell; kaj Alavedra kaj Chaler, ambaŭ el Terrassa. En tiu kunsido s-ano Oriach komunikis la decidon de la Sabadell-a komitato sendi komisionon al Graz, cele tuj venigi kelkajn infanojn.
Sub la titolo»Stiriaj infanoj al Hispanujo», ni la 25-an de aprilo 1920 dissendis novan alvokon al la en- kaj ekster-Eŭropaj societoj de Esperanto, kun la sciigo pri la fondo de la patronaro en Zaragozo, kaj kun la peto je subteno per kontribuo de mono por la vojaĝkostoj. Tiun alvokon subskribis ankaŭ nome de la Provinca Oficejo por Protektado de la Infanoj, Graz, ĝia Prezidanto s-ro Henriko Wastian, estrarano de la Provinca Deputitaro de Stirio.
La preparo de la entrepreno sendi 500 infanojn al Hispanujo estis por la Graz-aj komitatanoj, kiuj devis plenumi tiun taskon apud sia profesia laboro, nervostreĉa okupo dum monatoj. Mi volas ĉi tie citi el miaj precipaj kunlaborantoj: kolonelo Karlo Hackl kun edzino; s-ro WilibaldRogler, d-ro Adolf Albedl, mag. Gustav Teltschik, mag. Josef Wagner, insp. Karl Lossos. Ili en plej dankinda maniero kunagadis sen ia rekompenco, kaj fine ankoraŭ prenis sur sin la respondecon akompani la infantransportojn ĝis Ĝenevo aŭ Barcelono.
En kunsido de la Provinca Oficejo por Protekto de Infanoj, okazinta la 21-an de majo 1920, sub prezido de la Provinca Deputito s-ro Wastian, mi devis raporti pri la stato de la entrepreno. Oni decidis pri la publikigo de la Infanhelpo en la loka gazetaro, pri la maniero de elekto kaj loĝigo de la anoncitaj infanoj; oni disponigis al mi oficejon por registrado de nomoj, kaj infankuraciston por tuja esplorado de la infanoj, kaj fine oni oficiale petis la Esperanto-Societon instrui la infanojn pri Esperanto, «por ke ili povu komprenigi sin en Hispanujo»; la urbestro disponigis por tio ĉambron en ĉiuj kvartaloj de la urbo, kaj nia Esperanto-Societo kontribuis la instruantojn.
Ĝis kiam la trasportiloj povis ekveturi estis solvataj ankoraŭ multaj problemoj: elekto de vojaĝvojo, traktado kun la diverslandaj fervoj-administracioj, zorgo pri la dumvojaĝa manĝado, pasportaj aferoj ktp. Tamen ni kalkulis, ke ĝis somerfino ĉio estos aranĝita.
Sabadell-a Misio. Ĉar pri la koncernaj detaloj mi persone ne estas sufiĉe informita, mi citas el raporto de s-ano Emilio Gastón Ugarte la preparaj laborojn faritajn en Hispanujo: » … Estis projektite de niaj aŭstraj samideanoj vojaĝigi la infa-
-5-
— imatge 4 —
nojn ĉiujn kune per speciala vagonaro tra Svisujo kaj Francujo, kaj la svisaj kaj francaj esperantistoj tiucele komencis prepari helpon por la traveturontoj, sed diversaj kaŭzoj malhelpis tiun projekton, kies plenan forlason rekomendis grava promeso de la marŝipa firmo «Hijos de José Tayà» el Barcelono, kiu instigite de s-ro Pulit, prezidanto de la Sabadell-a komitato, decidis helpi nin per senpaga transportado de la infanoj, po grupoj da 25, de Ĝenevo ĝis Barcelono; kaj da 100, de Triesto ĝis Barcelono; kaj tuj ni estus komencintaj la transportadon, se ni ne devus atendi aŭstran transportaranĝon tra Italujo, kion la aŭstroj esperis atingi en senpagaj aŭ grandfavoraj kondiĉoj.
Iuj prokrastoj ĉagrenis niajn hispanajn bonfarantojn, kiuj multe aŭdis ĉirkaŭ si pri nerealigebleco de nia intenco, kaj estis iuj (tiuj el Sabadell), kiuj ne volis atendi. En tiu kataluna urbo jam oni estis bonfarintaj al francaj knaboj per kelkatempa gastigo, kaj nia tiea samideano Oriach influe alparolis tiun gastigintan komitaton, por ke ĝi ankaŭ saman humanecan gastigon havigu al la aŭstraj infanoj. Tiu komitato tion akceptis, sed vidante, ke nia afero malrapidiĝis, ĝi decidis agi propraJniciate, kaj iri al Graz preni 16 infanojn, kion ni, la organizantoj akceptis, kvankam al ni ne plaĉis tiu rapidemo, ŝajne tre efika, sed efektive limigonta la urban bonfaremon, ĉar estis malfacile , ke en Sabadell oni starigus alian komitaton por hejma gastigo … Sekve de sia decido, la Sabadell-a komitato sendis al Graz siajn reprezentantojn, akompanatajn de s-ano Oriach, kaj en junio 1920 venis en Hispanujon, krom knabino hejme gastigota, 15 knaboj, kiuj kunloĝis en speciale por ili aranĝita loĝejo en Sabadell, sub la zorgo de la dirita komitato ……».
La 22-an de majo 1920 venis en Graz-on el Sabadell: s-anoj Petro Oriach Solá, prezidanto de la Sabadell-a «Aplec» Esperanta Grupo; s-ano Henriko Sarradell Pascual,redaktoro; kaj d-ro Jozefo Argemí Lacoma, kiu s-ano estis restinta en Vieno. Tiuj esperantistoj estis komisiitaj sin informi pri la situacio en Stirio, kaj laŭeble kunpreni 15 knabojn al Sabadell. La Pentekostan dimanĉon la du unue nomitaj samideanoj, kiujn akompanis estraranoj de la Graz-a Esperanto-Grupo, estis akceptataj de la Provinca Deputito s-ro Wastian, nome de la Provincestro Prof. D-ro Anton Rintelen en la Provincestrara palaco.
Ĉar tiu vizito estis tro malfrue anoncita de la Sabadell-a Esperanto-Grupo, mi ne estis preta tuj transdoni la infanojn,
-6-
kaj tial ĝiaj delegitoj devis plidaŭrigi la restadon en Graz. La 27-an de majo 1920 estis prezentataj al ili la unue enregistritaj infanoj, kiujn D-ro Argemí, intertempe veninta el Vieno, esploris kaj el kiuj li elektis 16 knabojn. Ĵurnalistoj de la hispanaj gazetoj ĉeestis la ĝeneralan cerimonion de prezentado, kaj povis mem konstati la helpindecon de nia junularo. Dum sia restado en Graz, la tri Sabadell-anoj vizitis la Provincan Malsanulejon – kiun D-ro Argemí nomis «La Ciudad Blanca» (=La Urbo Blanka) en favora artikolo represita en la hispana gazetaro – , la infanhospitalon, loĝejojn instalitajn en malnovaj vagonoj sur la Graz-a fervojstacio, kaj la popolkuirejon. S-ro Sarradell, kiel ĵurnalisto, ĉiutage sendis detalajn raportojn pri siaj impresoj al la gazeto de li reprezentata.
La 2-an de junio 1920, s-anoj Oriach kaj Sarradell forvojaĝis al Zurich, kaj du tagojn poste ilin sekvis D-ro Argemí kun 16 knaboj kaj unu knabino akompanata de mi. La vojaĝkostojn tra Aŭstrujo pagis ties ŝtata kaso. Ĉar tiu transporto okazis ekster la projektita Ĝenerala Infanhelpo, la itala limpolico ne permesis la traveturon tra Italujo, tiel ke D-ro Argemí devis reveturi al Vieno por havigi al si la necesajn permespaperojn. Mi devis resti kun la infanoj en Innsbruck, kie ili helpe de la tiea UEA-Delegito, s-ro Baderlunger, ricevis bonan restadejon en urba orfejo. Nur la 12-an de junio 1920, la vojaĝo povis esti daŭrigata, kaj mi forlasis la karavanon en la limstacio Brenner, por reveturi al Graz. Baldaŭ ni estis informataj, ke la infanoj, kune kun la junulo poste gastigata de s-ro Francisko Sureda Blanes en Ceuta, estis bone alvenintaj al Sabadell, la 16-an de junio 1920.
Plie mi ankoraŭ aldonu kelkajn detalojn pri la regulaj infantransportoj: Krom tiu Sabadell-a transporto en junio de 1920, okazis ekde la 6-a de oktobro 1920 aliaj 8 transportoj kun entute 310 infanoj. La lasta transporto forlasis Graz-on la 1-an de aprilo 1921. La infanoj estis gastigataj en jenaj hispanaj provincoj kaj lokoj: Zaragozo, kun Milagro, 27 infanoj; Aragono, kun Ainzón, Sádaba, Benabarre kaj Teruel, 11 infanoj; Ĝirono, Kun Santa Coloma de Farnés kaj Sant Feliu de Guixols, 16 infanoj; Olot, kun Cogulls kaj La Cellera, 20 infanoj; Torroella de Montgrí, kun Gualba, 20 infanoj; Banyoles, kun Sant Vicenç de Camós, 24 infanoj; Figueres, kun Castelló d´Ampuries, Armentera kaj Pedret i Marsà, 12 infanoj; Terrassa 52 infanoj; Sabadell, kun Ceuta (Sabadell-a misio 15 + poste 8) 23 infanoj; Barcelono, Kun Badalona, Sant Feliu de Llobregat kaj Manresa, 23 infanoj; Vic, kun Alpèns kaj Manlleu,
-7-
— imatge 5 —
15 infanoj; Valencio, kun Cheste, Carcagente kaj Pedralba, 27 infanoj; Castellón, kun Burriana, Nules kaj Reus, 7 infanoj; Oviedo, kun Aller-Collazo, Nueva, Lugo, Norona kaj Tendejon, 26 infanoj; Asturio, kun Gijón, Candas, Infiesto, Grado, San Esteban kaj Trubia, 23 infanoj. Do entute 326 infanoj.
Fino. Ĝuste 56 infanoj restis laŭ individuaj kontraktoj inter gastigantoj kaj parencoj, post la oficiala finiĝo de la «Esperanto-Infanhelpo» en la gastama Hispanujo. Unu knabino gastigita en Zaragozo, malgraŭ klopodoj de la plej famaj hispanaj kuracistoj, bedaŭrinde mortis tie. La aliaj infanoj, en la tempo de la 20-a de oktobro 1920 ĝis la 24-a de aprilo 1922, estis retransportataj en Aŭstrujon, provizitaj je saneco, konoj kaj ĉiaj donacoj. Dum sia tuta vivo ili per dankemaj koroj rememoros la gastaman akcepton, zorgan pritraktadon kaj larmoplenan adiaŭon de la grandanima hispana popolo. Por ni, kunlaborintoj en Hispanujo kaj Aŭstrujo, restas la certeco, ke ni povis en ĝusta tempo realigi bonfaron helpe de ESPERANTO.
Graz, la 30-an de aprilo 1957. KARLO BARTEL
ESPERANTO SUR LIA VOJO
Sendube unu el la plej agemaj esperantistoj nialandaj, kiu dum la lastaj jaroj senlace aktivis por Esperanto, estas nia KAE-membro Salvadoro Aragay Galbany, naskiĝinta en Sabadell la jaron 1936 en la sino de konata esperantista familio. Jam en sia juneco li elstaris pro sia organiza kapablo, danke al kiu li en 1959 fondis HEJS-on, t.e., la Hispanan Esperantistan Junularan Sekcion de HEF, kiun li longatempe prezidis. Li ankaŭ starigis en 1962, kune kun la karmemora samideano Ramón Molera Pedrals, la daŭre utilan informoficejon de la Federacio. Krome li kunfondis la Kunordigan Komitaton de HEF en Katalunujo, la jaron 1976; la societon Barcelona Esperanto-Centro, en 1977; kaj la Katalunan Esperanto-Asocion, en 1979. De la jaroj 1976 ĝis 1984 li oficis kiel redaktoro ĉefo de la HEF-organo «Boletín», kaj ekde 1985 li funkcias kiel prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio (=HEF), kiun li oficiale reprezentas, kiel komitatano A, en la Universala Esperanto-Asocio (=UEA), la plej grava organizacio niamovada.
Jen niaj demandoj, al kiuj s-ano Aragay afable respondas:
KIAM, KIAL, KIEL KAJ KIE VI INFORMIĜIS PRI ESPERANTO KAJ EKLERNIS ĜIN?
Estas malfacile respondi al viaj demandoj, ĉar mi interesiĝis pri Esperanto kaj daŭre aŭdis konversaciojn en tiu lingvo ekde mia infaneco. Efektive, la gepatroj kaj geonkloj estis/
-8-
/as esperantistoj, tial do tre frue mi ĉeestis esperantistajn kunvenojn, el kiuj iomete konfuze mi memoras tiun pri la 12-a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta la jaron 1951 en Terrassa.
Mi prenis parton en Esperanto-kurso la jaron 1954 en la Delegacio de la Unio Ekskursista de Katalunujo (=UEC) en la Barcelona kvartalo «Coll Blanc», en kiu naturamika asocio mi kun aliaj gejunuloj fondis, en la jaro 1959, la Junularan Sekcion de la Hispana Esperanto-Federacio (=HEJS). Vi demandas, kial mi eklernis Esperanton?. Nu, simple ĉar la ideo de unu sola Internacia Lingvo por la tutmondaj rilatoj estas tiom mirinda kaj altira, ke mi deziris/as kunlabori en ĝia progresigo.
NI SCIAS, KE MALGRAŬ CERTAJ KONTRAŬAJ AGOJ, VI DECIDE TRANSPRENIS LA GVIDAN TORĈON DE HEF EN KATALUNUJON. ĈU TIO ESTIS POZITIVA POR LA ESPERANTISMO HISPANLANDA?
Ne estas mi, kiu devas fari konkludon pri tiu decido, sed la membroj de Hispana Esperanto-Federacio (=HEF). Tamen, oni povas analizi la laboron, kiun plenumis sukcese aŭ malsukcese ĉiu Hef-estrarano, kaj tiun de pli ol 20 kunlaborantoj dum la lastaj 4 jaroj, ekzemple: la eldonadon de 6 E-libroj en la kolekto SFEROJ; la eldonadon de 5 E-libroj en la kolekto HISPANA LITERATURO; la eldonadon de 12 pliaj E-verkoj kaj gramatikoj; la jubileadon de la Unua Centjareco de Esperanto en nacia kaj internacia niveloj; la sukcesan atingon de kontribuaĵoj por Esperanto fare de gravaj institucioj, kiaj la Ministerio pri Kulturo, la Ministerio pri Turismo, la Hispana UNESKO-Delegacio kaj la «Generalitat» de Valencio. Krome indas mencii: la organizadon kaj oficialigon de almenaŭ 20 novaj Esperantaj Asocioj; la regulan aperadon de la HEF-bulteno ktp., kies pozitivaj faktoj estas nerefuteblaj.
ĈU POR EFIKA PROGRESIGO DE LA HISPANTERITORIA ESPERANTO-MOVADO VI KONSIDERAS PLI TAŬGA KAJ OPORTUNA KOMUNE PLANITAN LABORPROGRAMON KADRE DE LA FEDERACIO?
Sendube JES kaj nepre!. Jam pasis la tempo, kiam Esperanto povis esti instruata, disvastigata kaj defendata individue aŭ familie, kiel en ĝia komenca epoko, t.e., ekde la jaro 1888. Nuntempe la esperantistaro devas uzi ĉiujn modernajn teknikojn kaj informajn amaskomunikilojn ekzistantajn, kiaj estas radio, televido, telematiko, «telefax», dokumentadbanko, diversaplikaj komputiloj ktp., per kies adekvata utiligado ni sukcesos atingi la celon, kompreneble nur se ni ĉiuj kunlaboras, malgraŭ tio, ke ni apartenas al diversaj malsamaj kulturoj, edukoj, lingvoj, religioj kaj politikaj asocioj.
-9-
— imatge 6 —
KIEL ZAMENHOFAJ ESPERANTISTOJ, NI VIDAS EN ESPERANTO KAJ EN ĜIA IMANENTA «INTERNA IDEO» INSTRUMENTON IDEALAN POR PACA INTERKOMPRENADO. TIURILATE, KIUN SPECIFAN MESAĜON VI TRANSDONUS AL LA HISPANLANDAJ ESPERANTISTOJ, POR KE ILI PLEJ UNUECE, ŜULTRON ĈE ŜULTRO STREBU AL LA FINA OFICIALIGO DE ESPERANTO, EN «INTERNAIDEA» SPIRITO DE PACO KAJ KONKORDO?
Unue mi diru, ke ĉiu esperantisto devus respekti Esperanton kiel lingvon; min ja surprizas konstatadi, kiel multaj samideanoj malatentas, aŭ ne uzas adekvate la 16 Fundamentajn regulojn de nia lingvo, kaj eĉ misŝanĝas parton de ĝia alfabeto, ekzemple: super la litero ŭ ni daŭre trovas diversformajn cirkumfleksojn: ú, ù kaj ū. Krome la internaciajn ciferojn arabajn oni substituas al la de ne ĉiuj landoj kompreneblaj ciferoj romanaj: XV anstataŭ 15. Tiuj modifoj estas nepenseblaj en niaj skriboj, kiam ni uzas la katalunan kaj kastilian lingvojn.
Due mi diru, ke per Esperanto ni devas sekvi la paŝojn de ĝia iniciatinto D-ro Zamenhof, por kio oni devas nepre tralegi kaj studi profunde lian verkaron. Nur tiamaniere ni posedos sufiĉe da scio, pacienco kaj espero por atingi la oficialigon de Esperanto en la internaciaj rilatoj de la landoj, asocioj kaj personoj, kaj konsekvence ni akiros novan ordon en la homrilatoj, ĉar se la personoj sin interkomprenas reciproke sen lingvaj diskriminacioj, eble iom post iom povos foriri la aliaj diskriminacioj, kiuj nuntempe staras en nia ĉiutaga vivo.
Intervjuis VELUS
KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO
Tiu ĉi 16-leciona kurso de KAE, kun riĉa ekzercaro plus dudirekta vortareto Esperanta-kastilialingva, kostas entute: 2.000 pesetojn (*). Aparte aĉetebla kasedo, kun modela Esperanta prononco en la klara voĉo de la kroatdevena aŭstralia esperantisto, s-ano Milan Sudec, prezas pliajn 500 pesetojn. Petoj aŭ mendoj fare de gesimpatiantoj dezirantaj enskribi sin en la kurson estos traktataj nur post ilia koncerna antaŭpago, kiun oni sendu, nepre per poŝtmandato, al: KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO de «Kultura Asocio Esperantista», C/. Font Nova, 32, tel. (93) 727 50 21. E-08202 SABADELL.
(*) Paginte tiun monsumon, ĉiu kursan(in)o aŭtomate fariĝas membro de «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE) por unu jaro, en kiu oni rajtos ricevi ĝian monattrian [?] informilon, kiu periodaĵo estas tute redaktita en simpla, laŭ-Fundamenta Esperanto, kio havigas al la gekursanoj oportunan okazon pozitive familiariĝi kun tekstoj de la lernata lingvo.
-10-
LASTAJ INFORMOJ PRI LA ESPERANTO-KONGRESO EN BILBAO
[BILDO p.6 | 54,11,61,28] Kongresa emblemo: kvadrata stampo kun kvinpinta stelo kun litero «E» meze, sub ĝi urbopejzaĝo kun turo kaj ponto, ĉirkaŭe la surskribo «49ª Hispana Kongreso de Esperanto», sube «BILBAO».
La Honoran Kongresan Komitaton de la 49-a Hispana Kongreso de Esperanto, okazonta de la 19-a ĝis la 23-a de julio, afable akceptis prezidi s-ro José Antonio Ardanza Garro, «Lehendakari» (Prezidanto) de la Vaska Registaro. Al tiu akcepto oni devas aldoni tiujn de s-ro Ramón Jáuregui Atondo (Vicelehendakari) kaj s-ro José Angel Cuerda Montoya (Urbestro de Vitorio).
Ene de la Kongreso, vendrede la 21-an de julio, je la 21´30-a horo, okaze de la Junulara Vespero, estas programita konkurso pri oratora arto, en kiu povas preni parton ĉiuj geesperantistoj malpli ol 30-jaraj. La gejunuloj, kiuj deziras konkursi, bonvolu skribi al la Kongresa Sekretariejo por plej sukcesa organizo de la evento. Jen ĝia adreso: Sekretariejo de la Grupo Esperantista de Bilbao, C/. Barrenkale Barrena, nº 7 – 1º. E-48005 Bilbao.
ESPERANTISTA RENDEVUEJO TRE PROKSIMA AL BARCELONO
Diversurbaj geesperantistoj, daŭre rendevuantaj la lastan dimanĉon de ĉiu monato ĉe la kampdomo de gesamideanoj Deltell, en la urbeto VALLDOREIX, invitas vin praktik(ig)i Esperanton. Por tiuj, kiuj deziras tagmanĝi en simpla, agrabla kaj amikeca etoso, oni kuiras ŝelhavan rizon en vegetala «paella», je modera prezo (nur ĝia kosto). Pliajn informojn tiurilatajn havigas: s-ano Jaume Deltell, tel. (93) 218 43 34, aŭ s-anino Anna Cardó, tel. (93) 339 05 47, en Barcelono.
ASOCIA VIVO
La Sabadell-a esperantistino Johanino Hernández Royo, patrino de la 12-jara KAE-membro Johano Deu Hernández, kaj filino de la redaktanto de ĉi tiu INFORMILO, s-ano Vincento Hernández Llusera, la pasintan 25-an de majo naskis infanon, kiu ricevis la baptonomon Llàtzer (=Lazaro). La «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE) kore gratulas ŝin kaj ties familion.
BONVOLA KONTRIBUAĴO
KAE ricevis 1.000-pesetan donacon de s-ano Rodolfo Canet Marín, el Alikanto. Koran dankon ĝianome.
-11-
Núm. 15, primavera de 1990

Coberta del KAE-Informilo Núm. 15, primavera de 1990.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 49,3,72,26] Emblemo de KAE: flirtanta verda flago kun kvinpinta stelo, el kiu eliras radioj; sur rubando la vorto «kae» kaj la surskriboj «Kultura Asocio Esperantista» kaj «Associació Cultural Esperantista»; sube «Katalunujo».
[Stampo: GRUPO ESPERANTO VALENCIA ☆ BIBLIOTEKO]
C/. Montseny, 5, 1-er. E-08208 SABADELL
Ptge. Gaudí, 1, 3-er E-08221 TERRASSA
Nº 15 – Kvara aperjaro. Monattria informilo. Printempe de 1990.
ĈIUJARA, LAŬSTATUTA KUNVOKO
En la Ĝenerala Kunveno de la «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE), okazinta la 11-an de februaro nunjara, oni revalidigis ĝian antaŭan Estraron, por kiu plia voĉdona membro, nome Salvador Aragay Galbany, estis unuanime elektata.
Post legado de la protokolo, prezento de la kontostato kaj detala informado pri la monattrie daŭre aperanta organo de la Asocio, temoj respektive klarigataj de la koncernaj respondeculoj Giordano Moya, Josep Mª Galofré kaj V. H. Llusera, oni interkonsentis prioritate promocii kaj propagandi la Kurson de Esperanto per Korespondado, gvidatan de Luís Serrano, kaj ankaŭ maksimume diskonigi la KAE-informilon, tial ke ambaŭ tre pozitive prestiĝigas nian organizacion.
Cele pragmate disvastigi ilian ekziston, oni akordis komenci kampanjon, dum kiu ĉiu KAE-ano klopodu varbi, inter siaj familianoj kaj Esperanto-simpatiantoj, krom probabla interesato por la Koresponda Kurso, novan abonanton al la cetere moderapreza KAE-informilo. Dum tiu Kunveno oni jam enregistris tri novajn geabonantojn al la menciita Asocia informilo.
Fine, oni decidis asigni provizoran monsumon, kiel helpon al la organizado de la venonta Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en la Mediteranea urbo Valencio.
VARBU NOVAJN ABONANTOJN! Malgraŭ la konstanta inflacio, la abonprezo al la monattria informilo de la KAE restas plu senŝanĝa: ĝi kostas nur 500 pesetojn jare. Vian abonpagon bonvolu sendi al la «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE), C/. Montseny, nº 5 piso, E-08208 SABADELL.
-1-
— imatge 2 —
(Daŭrigo de la artikolo «ĈIUTAGA ESPERANTO, ĈU EBLAS?», parte publikigita sur paĝoj 10 kaj 11 de la pasinta KAE-Informilo nº 11)
… partoj de popolaj esprimoj. Ni ankaŭ mallongigas vortojn kiel foti kaj foto, kino kaj kinejo, aŭto kaj aŭtejo; buso estas ĝenerale akceptita vorto por aŭtobuso. Buso, oni iam eĉ verbigas ĝin, dirante, ekzemple: «Ni busos al la urbo». Tiu ĉi verbigo de substantivo estas kontraŭgramatika kaj ĝi okazis, eble, sub influo de naciaj anglalingvanoj. Sed buso ne estas la nura substantivo, kiun mi vidis verbigita; jen aliaj: kongresi, muziki, kafi, bieri, kaj sendube vi, leganto, povas aldoni iun alian al tiu listo. Sed ni ne kulpigu ĉion al la anglaparolantoj, ĉar mi rimarkis, ke hispanoj ankaŭ adoptis ĉi tiujn popolaĵojn; mi jam aŭdis dum la Kongreso de 1988 en Valencio: «Ĉu vi bieros aŭ kafos?».
Antaŭ iom da tempo aperis en «La Brita Esperantisto» humura artikoleto pri la popola lingvo evoluinta en ne nomata klubo, kies membroj renkontiĝas en trinkejo, sed laŭ mia scio, neniu vorto escepte de pivi debutis ankoraŭ ekster tiu trinkejo. Pivi, slanga verbo, mi ofte aŭdis en esprimoj kiel «Ĉu tiu vorto pivas?, por diri: ĉu ĝi troviĝas en la PIV?.
Ĉu ni volas, ĉu ni ne volas, malrapide la Internacia Lingvo popoliĝas kaj slangiĝas, kiel okazas en la naciaj lingvoj. Esperanto faras tion malrapide, ĉar ĝia ĉiutaga uzo estas malofta, ne estante vaste parolata en familia aŭ laboreja vivo. La nura libro, kiu enmetis plurajn popularajn vortojn en Esperanton, sen granda kontraŭstaro,estis «La Sekretaj Sonetoj»; tiuj vortoj nun aperas en ĉiu grava Esperanto-vortaro. La vortoj de tiu Brita trinkeja klubo menciita, preskaŭ certe, neniam eniros vortaron, ĉar ili estas, baze, lokaj kaj komprenataj nur de la klubanoj. Tiuj de Peter Peneter havis allogon universalan. Lingvo uzata ĉiam evoluos, kaj uzado mallongigos vortojn kaj aerodinamikos gramatikon, se tio faciligos la paroladon.
Amador Díaz (Britujo)
Aldona noto. Ni oportune klarigis al s-ano Amador Díaz, ke la KAE-Redakcio neniam agnoskos lian rimarkigon implicite praviĝantan la slangiĝon de Esperanto, same kiel okazas en la naciaj lingvoj, kontraŭ kiu degeneriĝo ĝi plej energie luktados, ĉar ja ĝi estas konscia, ke ekster-Fundamenta uzado de miskonstruitaj vortoj rekte atencas kaj grave subfosas la klarecon de la Zamenhofa Lingvo, indiferente, ĉu tiun piĝinon el kripligitaj, nekonvene verbigitaj vortoj facilanime enkondukas iuj «kompetentuloj avangardaj». Tial, tiuj «bieri» kaj «kafi», inter aliaj konfuzaj kaj dubasence verbigitaj substantivoj, tute ne taŭgas por la Internacia Lingvo, ĉar ja «bieri» samtempe signifus: trinki bieron, aŭ prepari, fermentigi bieron; dum «kafi» ankaŭ same ambigue signifus: trinki kafon, aŭ pretigi, eĉ planti kafon. Fakte, kaj tion agnoskas nia amiko Amador Díaz, tiu «evolua simpligo» nur tre negative komplikus Esperanton, kiun ni propagandas facila lingvo.
Redakcio de la KAE-informilo
-2-
LA LOKO DE LA NUNJARA HISPANA ESPERANTO-KONGRESO
[BILDO p.2 | 50,20,61,29] Desegnaĵo: kvinpinta stelo kaj, apud ĝi, preĝejo kun sonorilturo super monteto.
Sant Cugat del Vallès estas plaĉa, iom industria urbeto, agrabla loĝloko de multaj personoj laborantaj en Barcelono, kaj ĝi estas ligita al tiu ĉi Mediteranea urbego per fervojo, kvazaŭ per umbilika ŝnuro. Dufoje en ĉiu horo, elektra fervojo trakuras dum horduono belan arbaran pejzaĝon inter montoj, kaj subtere penetras en la Katalunan regurbon. De Sant Cugat del Vallès tiu fervojo disforkiĝas al la proksimaj urboj Sabadell kaj Terrassa, kie ĝi finiĝas
La urbo naskiĝis kiel vilaĝo apud la Benediktana Monaĥejo, de kiu ĝi prenis la nomon, la plej grava en la Barcelona graflando, starigita honore al Sankta Kugato, kiu suferis martiriĝon komence de la IV-a jarcento. Ŝajnas, ke tiu ĉi abatejo estis detruata de la araboj ĉirkaŭ la jaro 717-a, kaj rekonstruata ne longe post la konkero de Barcelono en la jaro 801-a. Longa estas la historio pri ĝia kresko, ĝiaj luktoj kaj ekspansio, antaŭ ol, en la jaro 1925-a, ĝi estis deklarata Nacia Monumento. Nun ĝi estas destinita al diversaj kulturaj agadoj.
(El artikolo de Luiso Mimó Espinalt en «Sennacieca Revuo»)
ESPERANTO SUR ŜIA VOJO
Hodiaŭ ni prezentas alian KAE-aninon, nome s-aninon Trinitat García Cobacho, danke al kies aktivado ree floras la Internacia Lingvo en la Kataluna urbeto Sant Cugat del Vallès (Barcelono), la sola Hispanlanda urbeto, kie troviĝas unu strato kun la nomo Zamenhof kaj alia kun la nomo Esperanto, ambaŭ rilataj al nia Movado. Al niaj demandoj, ŝi afable respondis tiel:
KIAM, KIAL, KIEL KAJ KIE VI INTERESIĜIS PRI ESPERANTO?
Kiam mi estis nur 12-jara, stimulite de la fakto, ke mia frato Ramón lernis Esperanton, mi ankaŭ decidis studi ĝin kun li. Tiurilate mia frato multe min helpis, kaj krome li montris al mi la bazan ideon de la Esperantismo, nome ĝian kontribuon al pli granda frateco kaj justeco inter la tutmondaj popoloj.
-3-
— imatge 3 —
ESTAS SCIATE, KE VI KIEL LKK-ANINO JAM ANTAŬE KUNPREZIDIS DU GRAVAJN ESPERANTO-KONGRESOJN, NOME UNU KATALUNATERITORIAN KAJ ALIAN INTERNACIAN, T.E., TIUN DE LA SAT, ORGANIZITAN DE NIA «KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA» (=KAE). SURBAZE DE TIU VIA SPERTO, KIAJN PERSPEKTIVOJN VI ANTAŬVIDAS POR LA NUNJARA 50-A HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO, KIUN VI PREZIDOS EN SANT CUGAT DEL VALLÈS?
La perspektivoj pri tiu Kongreso aŭguriĝas tre optimismaj, ĉar krom la oficiala helpo de la Urbestraro de Sant Cugat del Vallès, aliaj institucioj promesis sian apogon. Feliĉe, el niaj lastatempaj Esperanto-kursoj, grupeto da junaj kaj entuziasmaj homoj jam enkorpigis sin en la Movadon. Ĉio ĉi funde esperigas al ni, ke la nunjara Esperanto-Kongreso nialanda fariĝos kaj interesa kaj fruktodona evento. Jam pasintajare, en Bilbao, ni ricevis la unuajn aliĝojn, kiuj ĝis nun entute nombras 153 gesamideanojn. Estas rimarkinde, ke en tiun Jubilean Kongreson, nunjare okazontan en Sant Cugat del Vallès, ankaŭ enskribis sin Esperantistoj Anglaj, Portugalaj, Francaj kaj Bulgaraj, kio antaŭvidigas Esperanto-Kongreson kun internacia etoso, tre oportuna kontraŭ krokodilado.
DUM VIA LONGA AGADO POR LA INTERNACIA LINGVO, TRE PROBABLE VI TRAVIVIS IUN KURIOZAN ANEKDOTON RILATAN AL ESPERANTO. ĈU VI BONVOLAS RAKONTI ĜIN POR NIAJ LEGANTOJ?
Jes, sed tio ne estas simpla anekdoto, sed grava parto de mia vivo. En la jaro 1930-a mi komencis lerni Esperanton en Sant Cugat del Vallès, kie mi konis kelkajn kursgvidantojn, el kiuj, la unua estis s-ano Petro Casanovas Manent, aktivulo en Sabadell; sekvis s-ano Surinyac, el Barcelono; Antono Criach, el Sabadell; kaj lastavice mi lernis superan kurson gvidatan de Jozefo Anglès, en kiun mi reciproke enamiĝis, kaj post kelka tempo li fariĝis mia edzo. Esperanto ja funkciis por ni kiel edzperanto!.
FINE, KIAN MESAĜON VI TRANSSENDUS AL ĈIUJ GESAMIDEANOJ NIALANDAJ, POR KE ILI PLEJ EFIKE KAJ POZITIVE AKCELU LA DISVASTIGADON DE ESPERANTO, CELE AL TIES DEFINITIVA OFICIALIGO EN LA HISPANA ŜTATO?
Mi konsilus al la gesamideanoj nialandaj, ke ili daŭrigu antaŭen, precipe per organizado de kursoj, sian strebadon por Esperanto, senlace fidante proprajn fortojn, ĝis la fina venko de la Zamenhofa idealo.
Intervjuis: VELUS
NOTO DE LA REDAKCIO: S-ro Petro Casanovas Manent heredigis al la Hispana Esperanto-Federacio, krom tereno en la centra regurbo Barcelono, ankaŭ konsiderindan monsumon, kio grandaparte ebligis la starigon de la «Fondaĵo Esperanto» de la HEF. S-ano Petro Casanovas Manent estis konata en la SAT-medioj laŭ la pseŭdonimo «Ballaruk».
- 4-
RECENZO
ALVOKO DE ĜISOSTA IDEALISTO
Giordano MOYA ESCAYOLA. Esperanto en Prospektivo. Esperantismologia studo. 1989. 143 pĝ. 20 cm. 950 pesetoj. Verko aĉetebla ĉe Barcelona Esperanto-Centro, C/. Carreras Candi, 34-36, 08028-Barcelono, aŭ ĉe Libro-Servo de HEF, Apartado 119, Valladolid.
Graveco de la esperantismologio
Giordano Moya verkis sian libron kun la celo demonstri, ke la ideologia flanko de Esperanto, pri kiu okupiĝas la esperantismologio, meritas gravecon egalan al tiu de la lingvistika aspekto, la esperantologio. Alivorte, li strebas al revivigo de la konceptoj de Zamenhof, detale formulitaj en la doktrino de homaranismo kaj koncizigitaj per la esprimo «interna ideo». Kontraŭe al la sinteno de la aŭtoro de la lingvo, kiu eksplicite rifuzis identigi Esperanton kun siaj privataj vidpunktoj pri religia, socia kaj politika reformoj, Moya opinias, ke nun estas tempo kuraĝe aserti, ke la lingvo Esperanto kaj la ideologio zamenhofa estas nedisigeble kunligitaj. Sekve de tio, klopodoj akceptigi Esperanton kiel solvon de la monda lingvoproblemo signifas samtempe propagandi la ideologion de homaranismo kiel unuigilon por la nuntempe kaose disdividitaj homgrupoj. Per sia rezonado Moya montras sin ne simpla esperantisto sed ĝisosta esperantismano, kiu, laŭ la difino de Zamenhof, estas esperantisto, kiu «konsideras ne nur Esperanton en ĝia ekstera formo, sed ankaŭ ĝian internan ideon». Apoge de trafe elektitaj citaĵoj el publikigaĵoj de Zamenhof, Moya dediĉas sin al martelado de sia ĉefa tezo: la lingvo Esperanto kaj ĝia ideologio havas primaran signifon por solvi sociajn, politikajn, ekonomiajn kaj eĉ ekologiajn problemojn en la hodiaŭa mondo kaj ankaŭ en la estonteco.
Moralo, mistikemo kaj spirita forto
La aŭtoro premisas, ke Esperanto havas jenan moralan celon propan al si: enkonduko de paca erao kun nova civilizo, por ke la mondo de la estonteco estu plibona ol tiu, kiun ni ricevis. Li akcentas, unue, ke tiu agado ne estas nura idealismo de revemuloj sed morala kaj intelekta devo por ĉiu homo. Due, li klarigas, ke estas iluzio esperi, ke la lingvo mem sufiĉas por unuigi homojn el tiom da diversaj rasoj, kulturoj kaj mondrigardoj.
Kvankam Moya kritikas mistikajn aspektojn de religioj kaj ankaŭ de la frua Esperanto-Movado, li tamen opinias, ke la homo ĉiam es-
-5-
— imatge 4 —
tas pli aŭ malpli mistikema, kaj konfesas, ke la «nova sento» proklamita de Zamenhof en «La Espero», ja havas ian mistikan naturon. Sed li aldonas, ke tio ne gravas por fariĝi la bazo de la kreota nova civilizo, ĉar se Esperanto estas unuflanke ligita al mistika sento, aliflanke ĝi havas radikojn en modernaj, racie elpensitaj sociaj movadoj heroldantaj liberecon, fratecon kaj egalecon.
Se Esperanto estontece funkcios kiel unuigilo de homoj en la tuta mondo, tio ne okazos pro la lingvo sed pro la mesaĝo, kiun la lingvo portas enkorpigita en spirita movado. Estas ĝuste tiu spirita forto, kiu estos kapabla starigi tutmondan unuiĝintan socion super la malvastaj naciismoj, la religiaj apartaĵoj kaj la nuntempe konfrontantaj sociaj ideologioj. Tiu spirita forto, kiel Moya konceptas ĝin, devas veki tutmondan patriotismon aŭ naciismon tiel vastan kiel la tuta tersurfaco kaj la tuta homaro. Sekvas el tio, ke la precipa valoro de Esperanto estas kiel spiritportanto de nova civilizo por la homaro, unuiĝinta surbaze de paco, libero kaj solidareco. Plue, la faktoroj, kiuj transformos la konkuradon inter homoj en kunlaboradon, devas esti ne perfortaj sed spiritaj; pro tio, ne okazu unuigo de ekstere sed unuiĝo de interne kaj memvole.
Efektivigo de homa unuiĝo
En sia libro Moya ne prezentas specifajn rimedojn aŭ konkretan programon por realigi tiun «volontan unuiĝon» de la homaro. Li nur nebule aludas al mondskala edukado, kiu devas doni al la homoj konsciiĝon, ebligantan al ili kreon de nova tutmonda kulturo, en kiu ili kunvivos unuiĝinte kaj harmonie.
Tuberoj en la afero ne mankas. Se Esperanto – lingvo kun ideologio – estas spirita movado disvastiĝonta per edukado, ĝi bezonas Gvidantojn kun alta morala karaktero por instrui la doktrinojn. Kie do, en la diaspore apartigita Esperantlingva komunumo troviĝas personuloj posedantaj trajtojn karakterizantajn la profetojn kaj mistikulojn de pasintaj epokoj en la monda historio?. Sen tiaj verdaj guruoj apenaŭ estos eble malfermi la mondon al la «nova sento» kaj prediki la homaranismon.
Verdire, en la Esperanto-komunumo nun ankoraŭ troviĝas nekredantoj kaj skeptikuloj, kiuj ne plenkore akceptas la internan ideon kaj eĉ malestimige pritaksas la nocion. Tiaj memkontentaj esperantistoj, ne akordante kun Moya rilate la ideologian gravecon de Esperanto por krei la mondon de morgaŭ, emfazas nur la praktikan avantaĝon de Esperanto por faciligi homan interkomunikadon; ili, do, okupiĝas nek pri la pasinta perspektivo nek pri la estonteca prospektivo.
Por kiu verkis Moya sian libron?
Se estus permesate supozi, ke Esperanto en Prospektivo estis verkita ĝuste por konviki sammovadanojn de la aŭtoro fariĝi liaj veraj samideanoj kaj akcepti pravigon de la mondsava rolo de la ideologio malantaŭ la lingvo Esperanto, tiam oni povus aprobi la prezentadon. Sed en tiu kazo, estiĝas jena demando: Ĉu havas sencon tiel insiste kaj persiste prediki al tiuj, kiuj konjekteble jam estas konvertitoj?. Efektive, pli rigora provo de la utilo de la mesaĝo estas kolportado de la libro inter la «paganoj» en la ekster-Esperantuja mondo. Por plenumi tiun taskon, estu eldonitaj etnolingvaj versioj de la verko, ekzemple unue en la kataluna kaj kastilia lingvoj. Tiel la aŭtoro ekscios, ĝis kiu grado lia idealisma alvoko efikos sur homojn, kies horizonto estas malpli vasta ol tiu de la plejmulto da esperantistoj. Mi mem estas pesimisma pri sukceso de la eksperimento, ĉar dum pli ol unu jarcento, propagando pri Esperanto kaj la celoj de la esperantistoj, aŭ esperantismanoj, por paroli precize, ne altiris amasojn, kiel faris en siaj fruaj stadioj de evoluo kelkaj mondsavaj religioj, promesantaj venigon de nova erao surteren. Kaj jen la lasta demando: Ĉu konceptoj kiel la «interna ideo» kaj la doktrino de homaranismo estas universale tradukeblaj kaj kompreneblaj en la aktuala mondo?.
Kelkaj vortoj pri lingvouzo
Se prezentiĝos okazo aperigi duan eldonon de la libro, tasko por aglokula korektisto estos elsarki diversspecajn misaĵojn, inter kiuj troviĝas la sekvaj. Simplaj komposteraroj estas «efimera» «soveta» kaj «dokmaro», kiuj devas esti «efemera», «sovetia» kaj «dogmaro» respektive. Simile, «nazismo» kaj «kolonismo» kun nur unu «i» devas havi du: «naziismo», «koloniismo». Pli kurioza fonetika eraro estas la uzo de «v» en «absorvita», «duvis» kaj «disvatitaj» anstataŭ «b»: «absorbita», «dubis», «disbatitaj». Plurloke la verboformo «stabli» estas uzata anstataŭ la ĝusta «establi». La plej oftaj gramatikaj eraroj inkludas uzon de substantivo en la nominativa kazo anstataŭ akuzativa kaj konfuzo pri verba transitiveco pro neuzo aŭ superflua uzo de la sufiksoj «-ig» kaj «-iĝ». Inter la semantikaj stumbloj menciindas «proceso kaj»uniforma» anstataŭ «procezo» kaj «unuforma», kaj la bizara esprimo «amerikaj hindianoj» anstataŭ «amerikaj indianoj». Ankaŭ la stilo bezonas rabotadon kaj poluradon; ju malpli da gurdita ripetado de la samaj nocioj kaj citaĵoj signifos des malpli peza kaj teda legaĵo.
Estas skribite sur pĝ. 7, ke la verko estis reviziita antaŭ publikigo; bedaŭrinde, neniu reviziis la revizion.
Marto 1990
Bernard GOLDEN Damjanich u. 1/. I. 8 [?] H-8200 Veszprém (Hungarujo)
-7-
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 0,3,33,32] Fotokopio de vizitkarto de la kafejo «Café ZAMENHOF», kun manskribita dediĉo kaj subskribo de Roman Dobrzynski.
Sabadell 24.03.90
Café ZAMENHOF
rememore pri la renkonto de la esperantistoj en la plej Zamenhofa urbo de la mondo!
Rda. Zamenhof, 116 · SABADELL
Roman DOBRZYNSKI Vicprezidanto de UEA
REMEMORE PRI LA RENKONTO DE LA ESPERANTISTOJ EN LA PLEJ ZAMENHOFA URBO DE LA MONDO.
Tion manskribe asertis, dum kafotrinkado, la UEA- Vicprezidanto, s-ro Roman Dobrzynski, profesia ĵurnalisto pola, kiu, post matena vizito al la Hispana Esperanto-Muzeo en Sant Pau d´Ordal (Barcelono), la 24-an de marto 1990, pasigis kelkajn horojn en la urbo Sabadell, kie li detale filmis, por la pola televido, la tiean Monumenton al D-ro Zamenhof kaj ties ĉirkaŭaĵojn en la samnoma Bulvardo, en kiu krome troviĝas kaj kafejo kaj vestolava establejo, ambaŭ kun la nomo Zamenhof. S-ron Roman aŭte akompanis nia asociito, s-ano Josep Miranda Calvo, el Sant Feliu de Llobregat, kaj ilin ambaŭ akceptis la KAE-estraranoj de la Sabadell-a Delegacio, s-anoj Ramón Manau, Santiago Torné, Luís Serrano kaj Vicenç H. Llusera, kiuj du lastaj ekkonis s-anon Roman jam antaŭ 25 jaroj, okaze de lia vizito al Hispanujo per motorciklo.
KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO
Tiu ĉi 16-leciona kurso, kun riĉa ekzercaro plus dudirekta vortareto Esperanta-Kastilialingva, kostas entute 2.500 pesetojn, (*) kiu modera prezo inkludas specialan kasedon, kun modela Esperanta prononco en la klara voĉo de la kroatdevena Aŭstralia Esperantisto, s-ano Milan Sudec. Ĉiuj mendoj, faritaj de gesimpatiantoj dezirantaj enskribi sin en la kurson, estos traktataj nur post ilia koncerna antaŭpago, kiun oni sendu, nepre per poŝtmandato, al la: KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO, de la «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE), C/. Font Nova, 32, telefono (93) 727 50 21. E-08202 SABADELL.
(*) Paginte tiun monsumon, ĉiu kursan(in)o aŭtomate fariĝas membro de la Katalunateritoria organizacio «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE) por unu jaro, dum kiu ŝi/li rajtos ricevi ĝian monattrian informilon.
-12-
— imatge 5 —
Bernard GOLDEN. «Bestoj kaj Homoj». 137-paĝa novellibro, eldonita de Edistudio, Pizo (Italujo). Prezo 1610 pesetoj. Mendebla ĉe la Libro-Servo de la Hispana Esperanto-Federacio, Apartado 119, E-47080 VALLADOLID.
Reciproke al nia sendo de la verko «Esperanto en Prospektivo», niapete recenzita de s-ro Golden sur paĝoj 5, 6 kaj 7 de tiu ĉi informilo, oportune ni ricevis de li la libron «Bestoj kaj Homoj» Ĉar tiu lia duobla ĝentileco, krom nia danko, implicite ankaŭ meritas reciprokan recenzon pri la menciita libro, tion ni volonte faktigas tuj sekve. Jen ĝia konciza enhavo:
La kolekto da tre interesaj noveloj, libroforme prezentita de la aŭtoro sub la titolo «Bestoj kaj Homoj», certe apartenas al tiu plaĉa, alloga literaturo, kies vivaj, lerte plektitaj temoj daŭre devigas la legantojn sekvi ĉiun rakonton per unu tiro. Ne vane la plej granda parto el tiuj noveloj estas konkurse premiitaj. Tial, ni ne malkovras ion novan, se ni asertas, ke la esprimmaniero de la Akademiano Bernard GOLDEN estas, krom delikate eleganta, ankaŭ kristalklare komprenebla, kaj ĝin oni povas prave kompari kun tiu de la karmemora verkisto hungara Julio Baghy, kies belstila prozo prestiĝigis/as la Esperantan literaturon.
Tamen, ni ne estus sinceraj, se ni dirus, ke en lia lingvaĵo ne troviĝas kelkaj malĝustaĵoj, plejgrandaparte kontraŭ-Fundamentaj, kiuj bedaŭrinde jam fariĝis tradiciaj en nia Movado. Inter aliaj, ni trovis la jenajn, kies ĝustigitajn formojn ni skribas interkrampe kun krisigno: nove alvenintojn (nove alvenintajn, aŭ novajn alvenintojn!); bonfarto (bona farto!); duonhoro (horduono!); sovaĝbesto (sovaĝa besto!); forporti alies mankofron (forporti aliulan mankofron!, ĉar alies ne estas tabelvorto); fiksrigardis (fikse rigardis!); singarde (prefere: prudente!); plejparte (plejgrandaparte!); antaŭ la sanktejo videblas pentrinda panoramo (la panoramo nenion faras, ĝi nur estas videbla!); novvidvinoj (novaj, ĵusaj vidvinoj!); grandsinjoro (granda, altranga sinjoro!); kiuj ne havis la bonŝancon fintrinki sian tason (kiuj ne havis la bonan ŝancon eltrinki sian tason!).
V. Hernández Llusera, respondeculo de la KAE-informilo.
LA BIBLIOTEKO DE LA «KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA» RIĈIĜAS
De nia Germana amiko, la distinginda Esperantologo kaj poeto, profesoro Rikardo Ŝulco, la «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE) donace estas ricevinta, por sia biblioteko, diversajn librojn de li verkitajn, krom kelkaj numeroj de la tre interesa perio-
-8-
daĵo «Speciala Cirkulero», laŭtparolilo de la t.n. ANALIZA SKOLO, eldonata de la Esperanto-Centro Paderborno en senriproĉa Analizaskola lingvaĵo. Inter la libroj de li ricevitaj, kiuj ornamas la KAE-bibliotekon, meritas mencion la jenaj titoloj: «Pledo por unueca lingvo»; «Leksara kolekto da propaj nomoj», kompilita de Rikardo Ŝulco kaj Hermano Bermano; «Sur la vojoj de la ANALIZA SKOLO»; «Pri la absoluta malneceso mortigi la Akademion de Esperanto»; «Amuza legado pri Til’ Strigospegul'»; «La esenco de la ANALIZA SKOLO»; kaj «Europäische Hochsprache», kiu lasta verko estas grandaparte verkita en la Germana lingvo, kun tekstoj kaj klariga artikolo en Esperanto.
Plie, la organizacio «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE) lastatempe akiris, ankaŭ por sia biblioteko, la verkojn «Lingvo kaj Vivo», de Waringhien; «La Danĝera Lingvo», de Ulrich Lins; kaj «Esperanto en Prospektivo», verkita de nia amiko Giordano Moya Escayola, el Terrassa.
LA KURSOJ, NIA FUNDAMENTA CELO
La Delegacioj de la «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE), en Terrassa kaj Sabadell, sukcese daŭrigas sian periodan kurson de Esperanto, ambaŭ respektive gvidataj de s-anoj Ernest Roca i Genescà kaj Ramón Manau i Torres. La KAE same kontentige kontinuigas sian Kurson de Esperanto per Korespondado, sub la diligenta kontrolo de s-ano Luís Serrano Pérez
KAE-ANOJ KONTRIBUINTAJ PRESTIĜIGI LA MOVADON EN LOKAJ, ĈIUTAGAJ PERIODAĴOJ
Je la fino de la pasinta jaro, la ĵurnalo «Diari de Sabadell» aperigis kvar nefermitajn leterojn de R. Manau i Torres kaj V. Hernández i Llusera, en kiuj ambaŭ s-anoj objektive argumentis reage al artikoloj kontraŭaj al la starigo de la Monumento al D-ro Zamenhof en la urbo Sabadell.
Komence de la nuna jaro, ankaŭ la ĵurnalo «Diario de Terrassa estas publikiginta longan intervjuon kun nia asociito s-ano Ernest Roca i Genescà, okaze de la inaŭguro de Esperanto-kurso, kiun li mem gvidas en la lokalo de la KAE-Delegacio tiuurba.
«MOTNAIP-LUDO» – Nova ludkartaro por praktik(ig)i Esperanton kaj samtempe amuzi sin. Prenu parton en tutmonda ĉampioneco pri «Motnaip-ludo». Petu kompletan informon al la «Tutmonde» – Apartat 313, E-08220 TERRASSA (Hispanujo).
-9-
— imatge 6 —
LISTO DA DIVERSAJ ESPERANTO-PUBLICAĴOJ PERIODE RICEVITAJ
La «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE) ĉiujare kotizas aŭ abonas jenajn periodaĵojn en aŭ pri la Internacia Lingvo: «Esperanto» de la UEA; «Sennaciulo» kaj «Sennacieca Revuo», de la SAT; «Boletín» de la HEF; «Kajeroj el la Sudo», de la HALE; kaj «KIO», de la JEKA (=Junulara Esperantista Kataluna Asocio), aliĝinta al la Hispana Esperanto-Federacio.
Krome, ĉar la organizacio KAE daŭre sendas sian monattrian Informilon al ĉiuj Esperanto-kluboj nialandaj, kaj ankaŭ al limigita nombro da asocioj eksterlandaj, kelkaj el kiuj bonvole reciprokas per siaj periodaĵoj, kiuj sume estas, se ni ĝuste mencias ĉiujn, la jenaj: «Heleco», bulteno de la Astura Asocio de Esperanto; «La Grilo», organo de Girona Espero; «Nia Ponto», de la Grupo Esperantista Bilbao; «Ĝenerala Informilo» de la Barcelona Esperanto-Centro; «La Hela Hirundo», bulteno de la Grupo de Esperanto «Jozefo Anglès», en Sant Cugat del Vallès; «Tutmonde», pacisma informilo, en Terrassa; «Fido kaj Espero», bulteno de la la Esperanto-Grupo en Valladolid, «Nia Voĉo», organo de la Madrida Esperanto-Liceo; «Monate ĉe vi», bulteno de la Andaluzia Esperanto-Asocio; Informilo de la Internacia Esperanto-Muzeo, Vieno (Aŭstrujo); «Je via sano», bulteno eldonata de nia Nord-Amerika KAE-ano Sergio Docal; «Bulgara Esperantisto», organo de la Bulgara Esperantista Asocio; «Iberio», organo de la IKEK; «Speciala Cirkulero», la laŭtparolilo de la ANALIZA SKOLO, informilo de la Esperanto-Centro Paderborno.
Plie, oni cirkuligas, inter la KAE-membroj, aliajn periodaĵojn eldonatajn en la Internacia Lingvo, kiuj estas private abonataj, nome «Heroldo de Esperanto», «La Gazeto», «Paco», «La Internaciisto», «SAT-Amikaro» ktp.
KASTILIA KAJ KATALUNA LINGVOJ EN ESPERANTO
Kvankam iom artifike, ni aranĝis, kiel kuriozaĵon, la sekvajn Esperanto-tekstojn, kiujn kredeble bone komprenos ne-esperantistoj de la koncernaj lingvoj:
KASTILIALINGVA TEKSTO: «Rikardo, eksperto aŭtomobilista Kolombiano, profesor´ de l´ Instituto de l´ motor´, en aktiva labor´ de lavado de l´ kamion´ de l´ Esperantista Hispano Bernardo, ekssekretario de l´ Liceo de Esperanto en Madrid´. «
(*)Part´ de la foto en kolor´ de l´ akcident´ de mort´– en alta mar´, al sud´ de l´ Golf´ Persa — de l´ inspektor´ de la Universitat´de Bilbao, doktor´ Artur´, amik´ de l´ direktor´ de l´ Sindikat´ de l´ Transport´, l´ advokat´ Tomas´.»
(*) KATALUNALINGVA TEKSTO
-10-
[BILDO p.6 | 55,2,82,20] Kuba poŝtmarko kun aldonita glumarko: turo el homaj figuroj, kolombo, globo kaj verda stelo kun «E»; surskriboj «CUBA», «30», «75 CONGRESO UNIVERSAL DE ESPERANTO»; sur la glumarko «ESPERANTO», «75», «UNIVERSALA KONGRESO», «HAVANO – 1990».
***************
KUBO ELDONIS POŜTMARKON KAJ MONEROJN ESPERANTAJN
***************
La Ministerio pri Komunikado de Kubo eldonis jam en marto Esperanto-poŝtmarkon omaĝe al la 75-a UK de Esperanto en Havano (14-21.VII.90). Ĝi estas de valoro 0,30, ofseta, kvarkolora (31X72 mm), laŭ la desegno de Miguel A. Peñata. La poŝtmarko estas longforma, kun aldonita glumarko kun la insigno de la UK. Ĝia teksto estas Kastilialingva. Mendoj kaj informoj: Empresa, Apartado 1000, Habana 1 (Cuba).
Same en marto aperis en 6000 ekzempleroj du moneroj, unu arĝenta (33 mm, 16gr.) de 5-pesa valoro. Alia, nikelkupra (30 mm) estas de 1-pesa valoro. Prezoj: la unua – 30 us. dol., la dua 3 us. dol. (aŭ ekvivalento en aliaj okcidentaj valutoj).
Ne estas akceptataj ĉekoj de aŭ al Usonaj bankoj. Por registro oni devas aldoni 2 dol. por Ameriko, kaj 3 por Eŭropo, Unio kaj Afriko. Ekde 50 ekzempleroj, 20 % da rabato.
Pagojn per bankĝiroj sendu al la: Empresa Cubana de Acuñaciones, Banco Financiero Internacional de la Habana, konto nº 402-01-909.
LA GAJNINTO ĜUOS SENPAGAJN VOJAĜO KAJ RESTADO EN KUBO
La Esperanto-Redakcio de Radio Havano, en sia unujara datreveno de ĉiudimanĉa elsendado, kaj okaze de la 75-a UK, aranĝas konkurson «75-a UK en Havano», kiun kunaŭspicias la UEA kaj la Kuba Ministerio pri Kulturo. La Konkursa demando estas: Kiun gravecon havos, laŭ vi, por la Esperanto-komunumo, la okazigo de la 75-a UK en Kubo?. La respondo devas esti min. 2-paĝa, maks. 5-paĝa, klare verkita.
La plej bona respondo estos premiata per senpaga vojaĝo kaj restado en Kubo dum la Kongreso.. La gajninto ricevos flugbileton de kaj al la regurbo de lia loĝlando. Estos premiataj ankaŭ la ceteraj 10 plej bonaj respondoj. Sendu la konkursaĵojn nepre ĝis la 31-a de aprilo 1990 al la Konkurso «75-a UK en Havano, Radio Havano, Kubo, Pf 7026/6240.
-11-
Núm. 16, estiu de 1990

Coberta del KAE-Informilo Núm. 16, estiu de 1990.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 5,2,56,27] Emblemo de KAE: flirtanta verda-stela flago kaj standardo kun la vorto «kae», la surskriboj «Kultura Asocio Esperantista» kaj «Associació Cultural Esperantista», kaj sube «Katalunujo».
C/. Montseny, 5, 1-er E-08208 SABADELL
Ptge. Gaudí, 1, 3-er E-08221 TERRASSA
Nº 16 – Kvara aperjaro. Monattria informilo. Somere de 1990.
POST EKSPOZICIO, ENKETO KAJ PRELEGO KUN PROVLECIONO.
[BILDO p.1 | 4,39,66,70] Foto: vizitantoj rigardas vitrinojn kaj panelojn de la ekspozicio en malhela ĉambro.
Parto de la ekspozicio. Foto Torné.
La 2-an kaj 3-an de junio nunjara, kadre de tradicia festo kvartala, la Sabadell-a Delegacio de la Katalunateritoria organizacio «Kultura Asocio Esperantista (=KAE) ekspoziciis, kune kun aro da selektitaj Esperanto-verkoj, altire buntan kaj bele aranĝitan kolekton da diversnaciaj glumarkoj pri la Internacia Lingvo, el la abunda materialo de la KAE- samideano Josep Cervelló, el Terrassa.
Motive de tiu tradicia festo, loka ĵurnalo publikigis tutan paĝon informantan pri la Zamenhofa kreaĵo, kune kun dudirekta invitmesaĝo Esperanta-Katalunalingva. Dum la ekspozicio, kiun oficiale inaŭguris la KAE-prezidanto s-ano Manau kaj la loka magistratano s-ro Aguilar – tiu lasta finante sian paroladon per stimulaj vortoj en Esperanto – , oni vaste distribuis varb-
-1-
— imatge 2 —
triptikojn rekomendantajn la Korespondan KAE-Kurson.
[BILDO p.2 | 17,6,75,37] Foto: s-ano Aragay prelegas antaŭ lernantoj en klasĉambro kun grandaj fenestroj.
S-ano Aragay prelegante. Foto Galofré.
Rezulte de la priorganizaj kontaktoj kun la kulturaj aŭtoritatoj tiukvartalaj, oni favorakondiĉe atingis, ke la UEA-Komitatano s-ano Salvador Aragay i Galbany, faris prelegon pri Esperanto, inklude kun provleciono, al 85 gelernantoj de la loka lernejo «Maragall», la 6-an de la sama monato. Du tagojn antaŭe, la Sabadell-aj KAE-respondeculoj estis enketacele distribuintaj Esperantan materialon kun demandaro al tiu lernejo, danke al kio ties gelernantoj povis skribe esprimi sian opinion pri la Internacia Lingvo. Plie, estas jam formale interkonsentite, ke en la venonta septembro s-ano Aragay ree prelegos pri la sama temo en alia lernejo de la urbo Sabadell.
La ekspozicion kaj la prelegon en la lernejo favore menciis, krom la radio kaj televido lokaj, ankaŭ la ĵurnalo «Diari de Sabadell», en kies filatela rubriko aperis, sub la titolo «Vinjetofilio», simpatie objektiva recenzo de ĝia redaktoro BAF.
KAE-ANO REPREZENTAS URBAN DISTRIKTON
S-ano Josep Mª Galofré i Domingo estas ĵus nomumita membro de la «Municipa Konsilio pri Kulturo» de la urbo Sabadell, reprezente de ties II-a distrikto, kie troviĝas la sidejo de la «Kultura Asocio Esperantista».
ESPERANTO-POŜTSTAMPO JAM KONCESIITA
Dum la 50-a Hispana Kongreso de Esperanto, okazonta la nunan julion en la Institucio «Centro Borĵa» de Sant Cugat del Vallès (Katalunujo), la tiea poŝto oficiale uzos poŝtstampilon rilatan al tiu ŝtata Esperanto-Kongreso
-2-
— imatge 3 —
Evoluo de la ĉiutaga Esperanto
Bernard Golden
Leginte la artikolon «Ĉiutaga Esperanto, ĉu eblas?» de Amador Díaz (KAE-Informilo 14 (1990), pĝ. 10-11 kaj 15, pĝ. 2), mi konsterniĝis pro la supraĵa traktado de la temo. La prezento de la diversaj niveloj de lingvouzo estas ne nur nebula sed ankaŭ erara. Unue, Díaz ne kapablas objektive diferencigi ĉiutagajn esprimojn disde kontraŭgramatikaj votformoj sed ĵetas ĉiujn en la saman korbon. Esperanto ja havas abundon da ĉiutagaj vortoj kaj esprimoj, t.e. leksikaj elementoj apartenantaj al la komunuza lingvo, kiuj semantike rilatas al lingvaj elementoj en la beletro kaj sur la faka nivelo. Apud tiuj idiomoj ekzistas slangaj esprimoj uzataj de specifaj grupoj (junuloj, metiistoj ks.). Ilia lingvaĵo estas relative efemera, ŝanĝiĝas en ĉiu generacio kaj manifestas variaĵojn laŭ geografiaj regionoj. Ankoraŭ unu kategorio de ĉiutagaj vortoj estas esperantismoj, kiuj rilatas al la subkulturo de la Esperanta lingvokomunumo. Menciindas ankaŭ tiu grupo, kiu enhavas vortojn kaj esprimojn portantajn la leksikografiajn etikedojn «vulgara» kaj «triviala».
Se oni diligente trakribas librojn, revuojn kaj registraĵojn de la parolata lingvo en spontanaj konversacioj, estas eble kompili tutan vortaron spegulantan la neliteraturan, nebeletran aspekton de Esperanto. Kelkaj pioniraj provoj kolekti tiun materialon jam estis faritaj, eĉ publikigitaj, sed bedaŭrinde Díaz tute ne scias pri ili. La sola verko, kiun li mencias, estas la erotika poemaro Sekretaj Sonetoj, publikigita en 1932 de K. Kalocsay sub la pseŭdonimo Peter Peneter. Ne nur tiu fama literaturisto faris provon provizi la leksikon de Esperanto per skatologiaj vortoj rilatantaj al sekso kaj ekskrementado, kiel mi montros ĉi-sube.
Eble la unua provo listigi la diversajn komponantojn de la ĉiutaga Esperanto troviĝas en Klasifiko de Esperantaj Temoj (1950) de M.C. Butler. Inter ili estas slango, dialektoj, profesia, metia kaj faka ĵargonoj, lingvaĵo de infanoj, drinkuloj, lispantoj ks. Du aŭtoroj, kiuj detale pritraktas la problemon de diversaj niveloj de lingvouzo, kaj kiel prezenti ilin en Esperanto, estas Edmond Privat en sia Esprimo de Sentoj en Esperanto (1957) kaj F. Faulhaber en Esperanta Mozaiko (1966). En 1977 ankoraŭ unu esperantologo, d-ro István Szerdahelyi, publikigis la rezultojn de sia esploro de la slango de TEJO-anoj. Jen kiel li prezentas la demandon.
«…Ĉu la stiltavoliĝo de Esperanto okazas nur laŭ opaj verkistoj en la kadroj de la beletristiko? Ĉu ne ekzistas krome ankaŭ ĵurnalistika, scienca, popular-scienca stiloj? Ĉu ne el-
-3-
— imatge 4 —
formiĝis en Esperanto ia diferenco inter la skriba kaj parola stilo? Ĉu ne estas en Esperanto ĉiutaga parola stilo, familiara, oficiala ktp. stiloj, ĵargonoj, frazeologio? Ĉu ekzistas aŭ povas esti en Esperanto infana lingvo?» Dum la 26-a TEJO-Kongreso en Graz (1970), d-ro Szerdahelyi rimarkis, ke la junularo havas specifan lingvaĵon, kiu diferencas per rimarkeblaj trajtoj de ĉiuj aliaj stiloj.
En la 1980-aj jaroj Leif Nordenstorm komencis publikigi en la skandinavia junulara revueto ktp materialon por Slanga Vortaro de Esperanto, kaj en 1985 Michel Challulau aperigis en Laŭte! sian artikolon «Kiel sakri en Esperanto» kun multaj ekzemploj de sukplenaj sakraĵoj. Daŭrigis lian laboron Renato Corsetti, kies kompilaĵo Knedu Min Sinjorino!: tabuaj kaj insultaj esprimoj en esperanto! estis eldonitaj en 1987. Ĝi enhavas insultojn, sakrojn, evitesprimojn, interjekciojn, onomatopeojn, tabuajn vortojn, metaforojn kaj slangaĵojn. Corsetti substrekas la gravecon de efektiva uzo de la esprimoj.
«Ŝajnas al mi ke estas tempo doni pli da graveco al la parolantoj kiel oni faras en nacilingvaj vortaroj ol al la proponoj de verkistoj.
Pro tio mi notis per * («efektive uzata») ĉiun esprimon, kiun mi per miaj propaj oreloj aŭdis de almenaŭ du parolantoj en normala parolado (temas pri vere minimuma postulo). Ĉio cetera estas rigardinda kiel propono eĉ se ĝi venas de Zamenhof mem.» (substrekado de Corsetti).
Multe pli elokventaj estas la pledoj de literaturistoj favore al la evoluo de la konversacia stilo en Esperanto. La argumentoj de Karolo Piĉ troviĝas en «Periferiaj ĝenroj en Esperanto», publikigita en Oomoto en 1978, kaj en lia eseo «La romano kaj ĝiaj lingvaj problemoj», kiu estas aldonita al lia romano La Litomiŝla Tombejo (1981). Lastatempe Josef Rumler, la korifeo de la Praga Skolo, marteladis la punkton, ke estas necese evoluigi plurajn stilojn kaj substilojn en Esperanto. En sia eseo «Abunde kaj redunde» (1986) li listigas la komun(uz)an, fakan kaj art(literatur)an stilojn; la komun(uz)a havas du substilojn: la konversacian kaj la publicistan.
Tre grava parto de la ĉiutaga, konversacia lingvo en Esperantujo estas vortoj kaj esprimoj por apartaĵoj de la Esperanta subkulturo. Ĝuste tiaj leksikaj elementoj ne estas plene kompreneblaj por eksteruloj, nek por nespertaj esperantistoj. La temo estas pritraktita kun multaj ilustraĵoj fare de Aleksandr Melnikov en sia studaĵo «Specifeco de fonaj scioj de la personoj uzantaj Esperanton» (1985).
Devas esti evidente, ke la problemoj rilate evoluigon de ĉiutaga Esperanto jam ricevis la atenton de pluraj elstaraj esperantistoj, kiuj analizis ilin pli profunde ol faris Ama-
-4-
— imatge 5 —
dor Díaz en sia artikolo. Por ne skribi diletantece pri la temo en la estonteco, estas konsilinde, ke Díaz unue trastudu la cititajn verkojn.
Aprilo 1990
Bernard GOLDEN Damjanich u. 1/C. I. 8. H-8200 Veszprém (Hungarujo)
INTERVJUO AL PRESTIĜA S-ANO, VICPREZIDANTO EN LA UEA-ESTRARO
La 21-an de marto nunjara, okaze de vizito farita de la Pola s-ano Roman Dobrzynski, vicprezidanto de la Universala Esperanto-Asocio (=UEA), en la sidejo de la Barcelona Esperanto-Centro, ties prezidanto s-ro Salvador Aragay Galbany, kiu krome estas, reprezente de Hispanujo, ankaŭ komitatano de la menciita Universala Esperanto-Asocio, intervjuis sian Estraran kolegon. Jen liaj opinioj:
A). ĈU LA PROJEKTO PRI STARIGO DE TUTMONDA ESPERANTO-CENTRO EN BJALISTOKO, NASKIĜURBO DE ZAMENHOF, MULTE PROGRESAS?
D). La aktualaj ekonomiaj ŝanĝoj en Pollando malebligas engaĝiĝon de la ŝtato en la realigo de la projekto. Aliflanke, respondo de la monda Esperantistaro estis malgranda. La Fondumo Zamenhof disponas momente tro malmultan sumon por komenci la konstruadon. Dume estas rezervita la placo en la centro de la urbo Bjalistoko. Mi timas, ke la kapitalismaj reguloj, kiuj revenis al Pollando, entute eliminos nian projekton, se ni ne sukcesos rapide kolekti konsiderindan sumon. Ĉiukaze mi devas substreki, ke la ideo pri Zamenhof-Centro impulsis la Movadon en tiu urbo, kaj vekis intereson de aliaj organizaĵoj. Ekzemple antaŭ nelonge formuliĝis en Bjalistoko filio de Internacia Scienca Akademio de San Marino; en Medicina Akademio kreiĝas internacia centro de akupunturo; baldaŭ okazos sciencaj kontaktoj de la loka universitato kun eksterlandaj altgradaj lernejoj surbaze de Esperanto.
A). KIUJ ESTAS LA LASTAJ NOVAĴOJ DE LA 75-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN KUBO?
D). La preparoj iras glate. La kongreso havos imponan kaj riĉan programon. Bedaŭrinde, relative malmultaj Esperantistoj aliĝas al la kongreso, kio estas iom nekomprenebla, ĉar Havano estas tre atrakcia loko ankaŭ laŭ turisma vidpunkto.
A). KION VI OPINIAS PRI LA LASTA VERKO ELDONITA DE LA BARCELONA ESPERANTO-CENTRO, NOME «ESPERANTO EN PROSPEKTIVO», VERKITA DE S-RO GIORDANO MOYA ESCAYOLA?
D). Mi konsideras ĝin eminenta verko. La aŭtoro sukcesis ligi nian ideon kun la precipaj problemoj de la nuntempa mondo; li
-5-
— imatge 6 —
donas al Esperanto novan dimension kaj malfermas novan perspektivon al nia Movado.
A). ĈU OKAZOS EN VALENCIO, LA JARON 1993, LA 78-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO?
D). Estas mia granda deziro, ke la 78-a Universala Kongreso de Esperanto okazu en Valencio. Laŭ mia opinio la Estraro de UEA havas favoran teniĝon al la propono, tial mi kredas, ke ni renkontiĝos en la «Oranĝejo de Eŭropo», la jaron 1993.
A). ĈU LA NUNA POLITIKA ŜANĜO EN LA ORIENTA EŬROPO IEL INFLUOS ENKONDUKI IUJN AJN MODIFOJN EN LA STRATEGIA PLANO DE UEA?
D). La strategia plano de UEA estas tre ampleksa kaj multfaceta, do ĝiaj sugestoj estas facile adapteblaj al la ŝanĝiĝintaj orient-Eŭropaj landoj. La ŝanĝoj estas ĝenerale pozitivaj, ili donas al la Esperantistoj pli da libero agi, kontakti la ceteran mondon, vojaĝi ktp. Sed samtempe la orient-Eŭropanoj ekstaras antaŭ pli grandaj ekonomiaj problemoj. La merkata ekonomio postulas pli da profesia streĉo, do ĝi limigas la tempon de la Esperantistoj por la Movada agado. Krome, ni ne forgesu, ke antaŭe Esperantistoj sukcesis profiti de la ŝtataj subvencioj, kiuj estas precipa fonto de la disvastiĝo de Esperanto en orienta Eŭropo. Nun la subvencioj malaperis, la landaj asocioj devas trovi novajn fontojn. Mi kredas, ke la Movado sukcesos adaptiĝi al la novaj cirkonstancoj.
A). EN LA NUNA JARO NI FESTOS LA 50-AN HISPANAN KONGRESON DE ESPERANTO EN SANT CUGAT DEL VALLÈS, URBETO APUDA AL BARCELONO, ĈU VI POVOS ĈEESTI ĜIN?
D). Bedaŭrinde la Hispana Esperanto-Kongreso okazos samtempe kun la Universala Kongreso de Esperanto en Kubo, kaj mi devas vojaĝi al Havano pro la funkcio en la Estraro de UEA.
A). KAJ FINE, NIA TRADICIA DEMANDO AL NIAJ INTERVJUATOJ: POR VI ESPERANTO ESTAS, ĈU LINGVO KUN INTERNA IDEO, ĈU IDEO KUN INTERNA LINGVO, AŬ ĈU NURA LINGVO?
D). La lingvo kun interna ideo!
ESPERANTISTA RENDEVUEJO TRE PROKSIMA AL BARCELONO
Diversurbaj ge-Esperantistoj, daŭre rendevuantaj la unuan dimanĉon de ĉiu monato ĉe la inter pinoj situanta kampdomo de gesamideanoj Deltell, en la urbeto VALLDOREIX, invitas ĉiujn praktik(ig)i Esperanton. Por tiuj, kiuj deziras tagmanĝi en simpla, agrabla kaj amikeca etoso, oni tie kuiras ŝelhavan rizon en vegetala «paella», je modera prezo (nur ĝia kosto). Pliajn informojn tiurilatajn havigas: s-ano Jaume Deltell, tel. (93) 218 43 34, aŭ s-anino Anna Cardó, tel. (93) 339 05 47.
-6-
— imatge 7 —
ALVOKO AL ĈIUJ ESPERANTO-KURSGVIDANTOJ
[BILDO p.7 | 6,6,31,27] Portreta foto de maljuna viro kun okulvitroj, kostumo kaj kravato.
Cele kontribui al la revigligo de la tutŝtata Esperanto-Movado, precipe de ties junulara branĉo, s-anino Terezino Lladós de Mimó, veterana Esperantistino en Sabadell, decidis ĉiujare premii, per librodonaco, tiujn diversurbajn plej diligentajn gelernantojn nialandajn, kiuj plej sukcese asimilis la Esperanto-lecionojn.
La kursgvidantoj povos elekti, por la supozeble unu aŭ du plej distingindaj gelernantoj el ilia klaso, superan gramatikon aŭ literaturan libron, respektive verkitan aŭ tradukitan de la prestiĝa Esperantologo Luiso Mimó Espinalt, bedaŭrata edzo de s-anino Terezino Lladós, kiu liamemore faktigas tiun librodonacon. Por peto de la senpage riceveblaj Esperanto-libroj, ĉiu kursgvidanto bonavole skribu, indikante la verkon elektitan, ĉu gramatikan aŭ literaturan, rekte al ŝia peranto: s-ano Luis Serrano Pérez, C/. Font Nova, 32. E-08202 SABADELL.
ESPERANTO EN PROSPEKTIVO
Ĝi estas tre interesa, 151-paĝa belaspekte bindita libro el la plumo de nia pacista KAE-ano Giordano Moya Escayola. La verkon, kiu prezas 950 pesetojn, eldonis la Barcelona Esperanto-Centro, ĉe kies adreso: C/. Carreras Candi, 34. E-08028 Barcelono, oni povas ĝin mendi, samtempe transpagante ĝian koston per poŝtmandato aŭ ĉeko.
Kiel koncizan prezenton de la menciita libro, nome «Esperanto en Prospektivo», ni kopie aldonas jenan eksplikon: PROSPEKTIVO laŭ la Plena Ilustrita Vortaro (=PIV), estas: «Scienco pri la kaŭzoj sciencaj, teknikaj, ekonomikaj kaj sociaj, kiuj akcelas la evoluon de la mondo, kaj pri la eventualaj situacioj, kiujn ili povas estigi». Sub tiu moto, la aŭtoro Giordano Moya Escayola, verkinto de la «Homa Vivaventuro», analizas la penson de L.L. Zamenhof kaj ties idearon en rilato al la Esperantista Movado, kaj konceptas ĝin kiel la portanton de ideo-forto kapabla ŝanĝi nian aktualan civilizacion.
En la kriza nuntempo de la atom-energio, en kiu la socialaj ideologioj, plejgrandaparte hereditaj de la pasinta deknaŭa jarcento, jam atingis siajn kapablajn eblaĵojn, en mensa kaoso pro la disfalo de la kutima moralo, la aŭtoro montras kiel la spirito entenata en la «Interna Ideo» de Esperanto povas generi novan homaran civilizacion en unueco, paco kaj libero.
ABONU LA KAE-INFORMILON. VIDU NOTON TIURILATAN SUR PAĜO Nº 8.
-7-
— imatge 8 —
ABONU MODERAPREZAN ESPERANTO-INFORMILON.
[BILDO p.8 | 7,3,43,23] Emblemo de KAE: flirtanta Esperanto-flago kun verda stelo kaj la literoj «kae», kun la surskriboj «Kultura Asocio Esperantista» kaj «Associació Cultural Esperantista», kaj sube «Katalunujo».
Tiu monattria, daŭre aperanta KAE-periodaĵo estas ekskluzive redaktata surbaze de la 16-regula Fundamenta gramatiko de D-ro Zamenhof. Ĝia jarabono, kun kvar garantiataj numeroj, kostas nur 500 pesetojn, kiun monsumon bonvole sendu per trastrekita ĉeko aŭ poŝtmandato al la jena adreso: V. Hernández Llusera, Av. Onze de Setembre, 59. E-08208 SABADELL.
AKTUALIGITA KATALOGO DE LA HEF-LIBROSERVO
Tiu ĉi 24-paĝa regule eldonata libro-katalogo diverstema enhavas, laŭalfabete ordigite, krom detala listo kun prezoj de la titoloj disponeblaj en la momento de ĝia redaktado, ankaŭ stokon da pri-Esperantaj filatelaĵoj, glumarkoj, emblemoj, poŝtkartoj ktp. Interesatoj ricevi senpagan ekzempleron de tiu valora katalogo, tuj ĝin petu poŝtkarte al la: «Libroservo de la Hispana Esperanto-Federacio», Apartado 119. 47080 VALLADOLID.
8-A ANDALUZIA KONGRESO DE ESPERANTO
Ĝi okazos, kune kun la 1-a Internacia Renkontiĝo, en Torrox (Malago), de la 7-a ĝis la 14-a de oktobro 1990. Loĝigo kaj tri manĝoj en tre bela Restadejo apud la plaĝo, en 2-, 3-, 4-, 5-, 6- kaj 7-litaj ĉambroj, ĉiuj kun necesejo kaj duŝejo. Venu kaj feriu en Torrox, vilaĝo de la Suna Marbordo, kun, laŭdire, la plej bona klimato en Eŭropo. Prezo por la tuta semajno: 14.000 pesetoj. Informojn/ Mendojn/ Pagojn ĉe Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, Poŝtkesto 864. E-29080 MALAGA.
Samadrese oni ofertas la Diskon LP (longa daŭro) KOSMO- INFANO de la Malaga muzikisto SOLO, kun modernaj kaj belaj kanzonoj en Esperanto. Surdiskigita per nova digitala sono-sistemo DAT, kiu ebligas la plej bonan sonon. Prezo: 1.200 pesetoj (Disko + teksto + sendo)
ESPERANTISTO REE RICEVINTA GRAVAN PREMION
Motive de la 132-a artkonkurso «Floraj Ludoj de la regurbo Barcelono», okazinta la 10-an de majo nunjara, estis liverata la premio «Violo el Oro kaj Arĝento», dotita per 300.000 pesetoj, al la Katalunalingva poemo «Procés Obert» (=Proceso aperta), kies aŭtoro estas s-ano Gabriel Mora i Arana, prestiĝa Esperantisto en Manresa (Barcelono). Pro tio, ke li trifoje atingis ordinaran premion (du «violojn» kaj unu «naturan floron»), s-ano Mora i Arana merite rajtis ricevi la majstrecan titolon «Gai Saber» (=Gaja Scio). Laŭ la Katalunalingva nomindiko «Gai Saber» estis konata, en la mezepoko, la poezia arto.
-8-
— imatge 9 —
IEL EKSKUZANTE PRETERVIDITAJN MALĜUSTAĴOJN
La Redakcio de la KAE-informilo petas pardonon (ne pardonpetas kiel erare indikas la PIV!) pro la neakuzativigo de la kapvortoj VOJAĜO kaj RESTADO, troviĝantaj sur paĝo 11 de la laste aperinta KAE-informilo nº 15. Bedaŭrinde foje okazas, eĉ al veteranaj Esperantistoj, ke dum vigla konversacio, aŭ en urĝa tajpado ili preterlasas la gramatikan finaĵon, t.e., la literon n koncernantan la akuzativon, kion cetere, ni indulge ne nomas eraro, sed manko de atento.
Kiel kuriozaĵon, jen du tiurilataj anekdotoj, kies protagonistoj estis du tre prestiĝaj geesperantistoj Katalunaj, kies lingva nivelo ĝenerale estis/as senriproĉa: Motive de festo en omaĝo al daŭre aktiva samideanino, nun loĝanta en urbo de nord-Eŭropa lando, la tieaj Esperanto-klubanoj regalis ŝin per arta, bongusta kuko, kiun ornamis memoriga, tre videbla litero n. Feliĉe, tiun amikece spritan aludon ĉiuj, precipe ŝi, akceptis kun komprenema tolero kaj ege gaja humoro.
Karmemora, lingve tre sperta iama kursgvidanto en la Kataluna regurbo, foje, fininte sian Esperanto-klason, tuj rapidis grandalitere skribi per kreto sur la tabulo: NE FORGESU LA AKUZATIVO!
KVITANCE AL LA ALTRUISMA KONTRIBUO DE:
María Pi Maynar, en Tenerifo, per … 5.000 pesetoj Rodolfo Canet Marín, en Alikanto per .. 500 «
La respondeculo de tiu ĉi informilo, nome de la KAE-estraro, esprimas sian dankon al tiuj gesamideanoj pro ilia bonvola mondonaco.
FILATELO KAJ ESPERANTO
En la unua numero de la monatdua filatela revuo «Worl Colector», Apartado 1734 E-48080 Bilbao, estas publikigita Kastilialingva raporto, subskribita de s-ro Santiago Martín Ralea, pri la Esperanto-poŝtmarkoj ĝis nun oficiale emisiitaj en la tuta mondo. Kiel sciate, la filatela temo «ESPERANTO» nuntempe konsistas entute, se ni ne miskalkulis, el 49 poŝtmarkoj plus kelkaj poŝtaj tutaĵoj, kiuj daŭre uzis/as por afranko jenaj nacioj: Soveta Unio, Aŭstrujo, Pollando, Ĉeĥoslovakujo, Malto, Ĉinujo, Svislando, Germanujo, Surinamo, Bulgarujo, Brazilo, Hungarujo, Kubo kaj Jugoslavujo.
[BILDO p.9 | 4,73,33,88] Svisa poŝtmarko kun aerbalono portanta verdan stelon kaj la vorton «ESPERANTO»; surskribo: «64-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO LUZERN 1979», «HELVETIA 70».
-9-
— imatge 10 —
RILATE LA AKADEMIAN REZOLUCION PRI LA PARTICIPOJ
Ni volas precizigi, ke ilia tempisma apliko laŭ la 6-a Fundamenta regulo, en kiu D-ro Zamenhof eksplicite parolas pri tempoj, ne pri aspektoj, estas konstateble same malnova, multe pli facila, precipe por laboristoj, kaj nekontesteble pli logika ol la t.n. aspektisma teorio misinventita de Waringhien.
La ĝisnunaj peze longaj studoj, celantaj pravigi aŭ lernigi la komplikan aspektismon, fakte nur povas malesperigi ĉiun bonafidan lernanton de Esperanto. Kontraŭe, la interpreto de la participoj laŭ la citita nete tempa 6-a Fundamenta regulo de D-ro Zamenhof pruviĝis/as science ĝusta kaj krome simple aplikebla, kion demonstris, inter aliaj, la karmemora Esperantologo Luiso Mimó Espinalt en siaj verkoj «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto» kaj ties «Komplementa Volumo» (*)
V. Hernàndez Llusera
(*) Ambaŭ verkojn oni povas aĉeti ĉe la Libroservo de HEF, Apartado 119. E-47080 VALLADOLID, aŭ ĉe Librería Serrano, C/. Font Nova, 32. E-08202 SABADELL. Tel. (93) 727 50 21.
LIBROJ DONACE RICEVITAJ POR LA KAE-BIBLIOTEKO
Ili estas, donace de nia KAE-estrarano Salvador Aragay, la sekvaj titoloj: «La Mirinda Libro», «La Familio de Paskalo Duarte» kaj «Esperanto en Prospektivo». Krome, profesoro Rikardo Ŝulco, el Germanujo, plian fojon altruisme kontribuis al la riĉigo de nia KAE-Biblioteko per jenaj libroj de li verkitaj: «Palmŝtrojno de Kristiano Morgenŝterno» kaj «La Mago». Al ambaŭ samideanoj koran dankon nome de la Asocio.
[BILDO p.10 | 9,59,51,85] Ronda medalo kun la portreto de viro kun barbo kaj ĉapo; ĉirkaŭa surskribo parte legebla: «…ESPERANTO…».
LA NUNJARA «PREMIO KLARA SILBERNIK»
Kadre de la 50-a Hispana Kongreso de Esperanto, okazonta la nunan julion en Sant Cugat del Vallès, tiu jam tradicia Premio estos liverata al s-anino Matilde de la Fuente, edzino de la prestiĝa Esperantisto Ernesto Piquero, UEA-delegito en Zaragozo.
NEKROLOGOJ
Kun konsterno ni informiĝis pri la forpaso de filo de nia KAE-membro Adonis González Meana, aprecata Esperantisto el Gijón (Asturio). Oportune ni esprimis al li, la edzino kaj cetera familio, nian tutkoran kondolencon.
-10-
— imatge 11 —
NEKROLOGOJ
La 19-an de junio 1990, mortis 97-jara, s-ro Antoni Codina Puigarnau, bopatro de la KAE-estrarano s-ano Santiago Torné Grau. Al la geamikoj Santiago kaj ties edzino Araceli Codina Gassó, al liaj genepoj Àngels kaj Antoni kaj cetera familio, ni transdonas nian plej korsentan kondolencon.
Ankaŭ kun bedaŭro ni sciiĝis pri la ĵusa forpaso de s-ano Boix, aktiva veterano en Manresa; kaj s-ano Rofes, konata instruisto kaj kursgvidinto en Barcelono. Al iliaj gefamilianoj la KAE-estraro esprimas sian simpatian ĉagrenon pro tiu malfeliĉo.
LASTMOMENTAJ NOVAĴOJ PRI LA ESPERANTO-KONGRESO EN SANT CUGAT DEL VALLÈS
[BILDO p.11 | 3,30,29,40] Desegnaĵo: kvinpinta stelo kaj urbeto kun preĝeja turo.
Hodiaŭ, la 21-an de junio, en kiu dato ni liveras la originalon de tiu ĉi informilo al la presejo, ni povas formale sciigi, ke jam 196 gesamideanoj enskribis sin en la 50-an Hispanan Kongreson de Esperanto, okazontan en Sant Cugat del Vallès, de la 11-a ĝis la 16-a de julio nunjara.
Ankaŭ ni ĝojas informi niajn legantojn, ke prestiĝaj gravuloj niaregionaj akceptis esti membroj de la Honora Kongresa Komitato, inter ili, la Prezidanto de la «Generalitat» de Katalunujo, s-ro Jordi Pujol; la Urbestro de Barcelono, s-ro Pasqual Maragall; kaj la Urbestro de Sant Cugat del Vallès, s-ro Joan Aymeric.
Krome, tri institucioj, nome la «Generalitat» de Katalunujo; la Urbestraro de Barcelono; kaj la Municipo de Sant Cugat del Vallès asignis konsiderindan subvencion al tiu tutŝtata Kongreso de Esperanto.
NENIAM PLU DENTDOLORON.
Eldonita de Esperanto-Centro Paderborno (Germanujo). Verko 236-paĝa de D-ro Ŝnico Johano Georgo, kun formato 15X21, tradukita en Esperanton de Klieno Kristofo Joakimo, el kies prefaco ni ekstraktas jenon: «La traduko estas kreita laŭ la esplorrezultoj de la ANALIZA SKOLO, kiuj tre studinde estas prezentataj en la verkoduoj «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto» + «Komplementa Volumo», de Luiso Mimó Espinalt, kaj «Pledo por unueca lingvo» + «Sur la vojoj de la ANALIZA SKOLO», de profesoro Rikardo Ŝulco. La verko «Neniam plu dentdoloron» detale traktas pri dentokario, paradentozo kaj dentomispozicioj, ilia resanigokuracado kaj ilia prevento.
-11-
— imatge 12 —
[BILDO p.12 | 10,3,67,32] Foto: libro-stando sur strato; viroj ĉe tablo kun libroj kaj flugfolioj, malantaŭe flago kun verda stelo. Subskribo: FOTO TORNÉ
ESPERANTO-STANDO STRATEGIE SITUIGITA
La 23-an de aprilo, motive de la en Katalunujo tradicia Festo de Sankta Georgo, dum kiu oni kutimas favorpreze disvendi librojn, la Sabadell-a Delegacio de la «Kultura Asocio Esperantista» starigis libro-standon en tre centra strato tiurba. La eventon oni profitis por vasta distribuado de flugfolioj propagandantaj la Korespondan Esperanto-Kurson. Sur la foto, s-ano Luis Serrano, zorge de kiu glate funkciis tiu stando la tutan tagon.
KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO
Tiu ĉi 16-leciona kurso, kun riĉa ekzercaro plus dudirekta vortareto Esperanta-Kastilialingva, kostas entute 2.500 pesetojn, kiu modera prezo inkludas specialan kasedon, kun modela Esperanta prononco en la klara voĉo de la Kroatdevena Aŭstralia Esperantisto, samideano Milan Sudec. Ĉiuj mendoj, faritaj de gesimpatiantoj dezirantaj enskribi sin en la kurson, estos traktataj nur post ilia koncerna antaŭpago, kiun oni sendu, nepre per poŝtmandato, al la: KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO, de la «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE), C/. Font Nova, 32, telefono (93) 727 50 21. E-8202 SABADELL.
PLIAN FOJON S-ANO GABRIEL MORA I ARANA ESTIS PREMIATA
Kiam estis jam tajpita la 11-a paĝo de tiu ĉi numero, ĝisvenis la ĝojiga novaĵo, ke nia Esperantista amiko, Gabriel Mora i Arana, ĵus atingis plian Katalunalingvan poempremion, nome tiun de la «Natura Floro» de la XX-aj Floraj Ludoj de la «Mistera Lumo», okazintaj en la urbo Manresa la 10-an de junio. (Vidu similan informon sur paĝo 8 de tiu ĉi informilo)
«MOTNAIP-LUDO»
– Nova ludkartaro por praktik(ig)i Esperanton kaj samtempe amuzi sin. Partumu en tutmonda ĉampioneco pri «Motnaip-ludo». Petu kompletan informon al la «Tutmonde» – Apartat 313, E-08220 TERRASSA (Katalunujo).
-12-
Núm. 17, tardor de 1990

Coberta del KAE-Informilo Núm. 17, tardor de 1990.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 55,3,79,26] Emblemo de KAE: flago kun stelo, ĉirkaŭita de radioj, kun bendo «kae – Kultura Asocio Esperantista – Associació Cultural Esperantista» kaj la vorto «Katalunujo».
[BILDO p.1 | 78,4,97,15] Inka stampo: «GRUPO ESPERANTO VALENCIA».
C/. Montseny, 5, 1-er E-08208 SABADELL
Ptge. Gaudí, 1, 3-er E-08221 TERRASSA
Nº 17 – Kvara aperjaro. Monattria informilo. Aŭtune de 1990.
50a HISPANA KONGRESO de ESPERANTO Sant Cugat 1990.07.11-16
[BILDO p.1 | 78,36,93,50] Hispana poŝtmarko «España Correos» kun olimpikaj ringoj kaj luno super ruĝa ŝipo.
[BILDO p.1 | 59,44,94,69] Du specialaj poŝtstampoj: «50a Orjubilea Hispana Kongreso de Esperanto – 11-13 Julio 1990 – Sant Cugat del Valles», kun stelo kaj preĝejo; unu kun la aldono «Pre-Olímpica Barcelona 92».
Oficiala Esperanto-poŝtstampo
Tiu 50-a Jubilea Esperanto-Kongreso Hispana okazis nunjare en la Kataluna urbeto Sant Cugat del Vallès (Barcelono). Ĉirkaŭ 250 geesperantistoj el ĉiuj niaj komunumoj kaj ankaŭ granda nombro da eksterlandanoj prenis parton en la distroj kaj laboroj de la Kongreso, kiuj etendiĝis de la 11-a ĝis la 16-a de julio 1990.
Kiel kutime, precipaj temoj de la Kongreso estis la disvolviĝado de la Federacio, la laboroj de ties nova Estraro kaj la planoj por la estonteco. Plej pozitiva aspekto de la nunjara Esperanto-Kongreso estas, ke ĝi okazis en unu sola loko,
-1-
— imatge 2 —
la «Centro Borja», monde konata institucio religia, apartenanta al la t.n. «Kompanio de Jesuo», kie oni povas renkonti ampleksajn salonojn, kunsidejojn, komfortajn dormoĉambrojn kaj krome trankvilajn kortojn, en kiuj la kongresanoj plaĉe sidadis ripoze sub la ombro de belaj arboj, sur kiuj plezurige trilis granda nombro da birdoj.
En tiu agrabla atmosfero disvolviĝis la laboroj de la Kongreso. Sendube, ne estos facile forgesi tiun lokon kaj tiujn tagojn, en varmeta kaj milda temperaturo. La disdonado de dokumentoj estis kiel ĉiam aktiva kaj brueta. Salutvortoj kaj renkontoj inter amikoj kreis etoson tipe Esperantistan.
La dekduan de julio okazis la solena malfermo de la Kongreso. En granda salono, bele ornamita, kunsidis la kongresanoj sub prezido de la Estraro. Parolis unue s-ano Salvador Aragay Galbany, eksprezidanto de nia Federacio, kaj poste la Urbestro s-ro Joan Aymerich adresis al la kongresanoj bonvenan saluton en Kastilia kaj Esperanta lingvoj. Kelkajn vortojn diris ankaŭ la prezidantino de la LKK, salutante la Kongreson. Fortajn aplaŭdojn dediĉis al ili la ĉeestantoj.
La prezidanto s-ro Antonio Alonso Núñez, en perfektaj Kataluna kaj Esperanta lingvoj, parolis pri aferoj de la Federacio, kaj pri la planoj por estontaj laboroj en la universitata kampo. Fine, salutis la Kongreson reprezentantoj de Esperantaj grupoj kaj organizacioj Hispanŝtataj kaj eksterlandaj, kiuj deziris al ĝi bonan sukceson. Samtempe oni malfermis la Libroservon, kiu ricevis multajn vizitantojn kaj verŝajne atingis grandan nombron da aĉetantoj. La valoro de la Libroservo en Esperantistaj Kongresoj estas ja unu el la plej gravaj pozitivaĵoj en la tutaj laboroj por Esperanto, pozitivaĵo sendube postulanta plian respondecon kaj memoferon de la agantoj. Dum la posttagmezo, per du aŭtobusoj oni ekskursis ĝis la urbo Sabadell, kie oni vizitis la lokan Muzeon pri Paleontologio, kies Direktoro, D-ro Santafé, helpe de samtempa tradukado en Esperanton, fidele realigata de la HEF-prezidanto, s-ro Antonio Alonso Núñez, tre detale kaj objektive klarigis ĝian prahistorian enhavon. Tuj poste oni procesie iradis ĝis la tiea Bulvardo Zamenhof, kie troviĝas granda monumento al la Majstro, sur kies bazon oni tiumotive lokis belan florbukedon. Fine, estis liverata al la HEF-prezidanto s-ro Alonso, nome de la loka Municipo, arte reproduktita blazono de la urbo Sabadell, meze de grandaj aplaŭdoj. Samtage, reveninte al Sant Cugat, s-ano Frank Buckley faris viglan kaj interesan priskribon pri sia Esperantista vivo, kiun oratoraĵon oni ĝoje aŭskultis kaj dankis.
-2-
Vendrede ni ekskursis ĝis la historia monaĥejo de Poblet (laŭdire tiu nomo devenas de poplejo ĝin ĉirkaŭanta), kaj post ĝia vizito oni komune manĝis en apuda vilaĝo, de kie oni daŭrigis la ekskurson ĝis la urbeto Sant Pau d’Ordal, kie troviĝas la «Hispana Muzeo de Esperanto», kies valoran kolekton da libroj kaj historiaj dokumentoj rilataj al nia Movado oni trarigardis kun granda sciemo. Terezino Massana, la edzino de s-ano Hernández Yzal, la fondinto kaj administranto de la Muzeo, regalis ĉiujn vizitantojn per apetitiga lunĉo. Poste, reveninte al la Kongresejo, okazis gitara koncerto fare de la juna s-ano Ràfols, kiu atingis longan aplaŭdon. Samtage, nokte, havis lokon prelego pri la «Esperanta Konjugacio». La temo vekis grandan intereson, kaj certe s-ano Alonso klare kaj altnivele ĝin prezentis. Elstariĝas la demando, ĉu oni komplikas simplan aferon por la nura plezuro solvi problemon, kiu fakte ne estas tia.
Oni dediĉis la sabaton preskaŭ al pure Esperantista laboro. Kunsidis la HEF-Estraro kaj diversaj fakaj sekcioj. Interesan prelegon pri Lev Tolstoi ni aŭskultis. S-ro Alonso Núñez parolis pri la projektitaj Internaciaj Preuniversitataj Somerkursoj en Esperanto. La realigo de tiaj kursoj estos sendube grava paŝo por Esperanto. Pri ellaborata doktoriĝa tezo koncerna al la «Pedagogio en rilato al Esperanto», paroladis s-ano Aŭgusto Casquero. La Portugalan horon zorgis la membroj de la Portugala Esperanto-Asocio. Sed la plej interesa programero fakte estis la Eksterordinara Ĝenerala Kunveno de la HEF, kies precipa temo estis la aktualigo de nova HEF-statuto. Ĝiaj aprobitaj ŝanĝoj sendube havos favoran rezultaton en la estonta funkciado de la Federacio.
Dimanĉe, sacerdoto Manuel Casanoves i Casals, CMF, celebris meson en Esperanto, kun alta ĉeesto de kongresanoj. En solena kunsido oni omaĝe memorigis, krom la karmemoraj s-anoj Ramón Molera Pedrals kaj Luiso Mimó Espinalt, aparte du same mortintajn Esperantistojn, danke al kies altruisma fervoro estis ebla la restarigo de la Esperanto-Movado en la Kongresurbo Sant Cugat del Vallès. Temis pri s-anoj Petro Nuez Pérez kaj Ramón Fernández Jurado, kiuj eĉ grave malsanaj, instruis, la unuaj, nian lingvon en tiu urbeto, ĝuste kiam estis finiĝinta la intercivitana milito nialanda. S-ano Giordano Moya emociige parolis pri tiuj du elstaraj Esperantistoj, kaj tuj poste, invite de la prezentanto s-ano Salvador Aragay, ankaŭ aldiris emociplenajn vortojn, memore al tiuj amikoj forpasintaj, niaj gesamideanoj Trinitat García Cobacho, Antonio Alonso Núñez kaj V. Hernández Llusera. Per livero de florbukedo al la familianoj de la omaĝitoj finiĝis tiu kortuŝa progra-
-3-
— imatge 3 —
mero. Oni poste prezentis la laste aperintajn Esperanto-librojn, nome du gramatikojn «Komplementa Volumo» kaj «Esperanto-Metodo Bilbao», respektive verkitajn de Luiso Mimó Espinalt kaj Julio J. Juanes, kaj la pri-Movadan publikigaĵon «Esperanto en Prospektivo», verkitan de Giordano Moya. Ankaŭ elstaris la prelego farita de s-ano Miguel Fernández Martín pri la verkoj de García Lorca, kun belega recitado kaj kanto de la parolanto mem, kiuj entuziasmigis la publikon. Multon ni ja povas atendi de tiu multfaceta kaj unuaranga Esperantisto.
Kun la kutima soleneco okazis la ferma kunsido de la Kongreso. Oni aljuĝis la «Premion Klara Silbernik», kiun nunjare ricevis s-anino Matilde de la Fuente, edzino de nia elstara s-ano Enrique Piquero, UEA-delegito en Zaragozo. Estas aparte distingenda la lasta artprogramero, nome [nelegebla] la koncerto de kanto, per kiu la simpatia soprano Melle Ludmila Kotzeva, Esperantistino el Bulgarujo, piane akompanata de la Sabadell-a s-ano Joan Manau Valor, longe ĝuigis la ĉeestantaron. Vere memorinda recitalo, kiu estis entuziasme aplaŭdata. Ĉe la fino, danke parolis s-ano Alonso Núñez, kiu koncize resumis ĉiujn tiutagajn programerojn.
Lunde, la 16-an de julio, la kongresantoj ekskursis aŭtobuse ĝis Barcelono, kie ili vizitis la konstrulaborojn por la Olimpikaj Ludoj. Kiel ĉiujare, dum la semajno ankaŭ okazis ekzamenoj, kun livero de diplomoj, kaj diversfakaj kunsidoj. Krome, kiel estas konstateble sur la frontpaĝo, speciala pri-Esperanta poŝtstampado oficiale funkciis en la Kongresejo dum tri intersekvaj tagoj, kion daŭre profitis kaj la kolektantoj de tiu filatela temo, kaj ankaŭ la pli granda parto de kongresantoj por sia en- kaj eksterlanda korespondaĵo.
Entute ni ĝuis tre interesan Kongreson, kaj ni devas danki la bonan, saĝan laboron de la LKK, kiu oferis al ni trankvilan lokon por distro kaj laboro. La restadejo en «Centro Borja», bonega, situanta meze de bela parko; la ĉambroj, grandaj kaj lumaj; la manĝejo, skrupule zorgata; kaj la ĉirkaŭaĵoj por promeni, ripozi kaj babili, certe mirindaj. La «Centron Borjan» de Sant Cugat del Vallès ni ne forgesos.
J. ARENAL
ESPERANTO SUR LIA VOJO
Jen ni prezentas unu el la Esperantistoj, kiu plenrajte meritas aperi en tiu nia rubriko de plej distingindaj membroj de la KAE. Li estas la Sabadell-a metallaboristo Ramón Manau Torres, kiu sin engaĝis al la Esperanto-Movado jam antaŭ 40 jaroj, dum kiuj li sukcese alternigis kelkajn el ĝiaj plej zorgople-
-4-
naj postenoj, nome pozitivan prezidantecon kaj de la loka Esperanto-klubo, kaj de la Katalunteritoria organizacio «Kultura Asocio Esperantista»; efike daŭran SAT-perantecon por Hispanujo, respondecan taskon de li transprenitan jam en la riskoplenaj jaroj de la antaŭa reĝimo; senhaltan gvidadon de Esperanto-kursoj ktp. Krome, li estis aktiva vicprezidanto en Sabadell-a Esperanto-Komisiono, danke al kiu pasintadecembre estis starigata tiuurbe Monumento al D-ro Zamenhof, en kies inaŭgura festo li oficiale funkciis, antaŭ la aŭtoritatoj kaj ĉeestanta publiko, kiel dudirekta interpretanto en la lingvoj Esperanta kaj Kataluna. Krom SAT-ano, li ankaŭ estas membro de UEA kaj de HEF.
Nu, jen kiom afable s-ano Ramón Manau Torres respondas al niaj jam tradiciaj demandoj:
KIAM, KIAL, KIEL KAJ KIE VIN INTERESIS ESPERANTO?
Mi interesiĝis pri Esperanto, kiam mi vizitadis la lernejon de karmemora amiko, la profesoro Jaume Viladoms Valls, distinginda Esperantista pioniro, danke al kiu estis sukcese restarigata la Esperanto-Movado en Sabadell. Sur la nigra tabulo de lia lernejo pendis portreto de homo tute ne konata de mi, kaj ĉiam mi pensis, ke tiu sinjoro devas esti gravulo, tial mi emis scii pri kiu homo temis. Post kelkaj monatoj mi demandis al amiko Jaume, kiu estas tiu sinjoro, kies portreton vi havas sur la nigra tabulo?. Li respondis: D-ro Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto; sed lia respondo nenion klarigis al mi, ĉar ja la vorto Esperanto estis tute fremda al mi. Tio devigis min aldoni novan demandon: kio estas Esperanto?. Lia respondo jam klarigis al mi, ke temis pri lingvo internacia, kaj tuj sekve li montris al mi vortarojn, gramatikojn, gazetojn kaj la UEA-jarlibron. Ankaŭ li informis al mi, ke oni intencas baldaŭ instrui ĝin en Sabadell, sed unue oni devus trovi lokalon por tion fari; tamen se okaze oni ne sukcesas trovi lokalon – li daŭrigis – tiam certe la Esperanto-kursoj havos lokon en mia lernejo ĉiun sabaton posttagmeze. Kompreneble mi tuj akceptis ĉeesti ilin, ĉar mi komprenis, ke lingvo internacia estas tre bona rimedo por la homaro, tial ke ĝi plifaciligas la komunikadon inter ĉiuj popoloj. Feliĉe, intertempe oni trovis adekvatan lokalon por la kursoj ĉe la naturamika societo «Tero kaj Maro», kie baldaŭ estis kreata ĝia Esperanto-Sekcio, en kies Estraro mi tuj ekfunkciis kiel voĉdonanto.
NI SCIAS, KE DUM LONGA PERIODO VI LABORIS EN PARIZO. ĈU VI OFTE KONTAKTIS TIE KUN ESPERANTISTOJ EKSTERLANDAJ?
Dum mia restado en Parizo, kie mi laboris ĉirkaŭ du jarojn, mi kontaktis kun Esperantistoj el ĉiuj partoj de la mondo,
-5-
— imatge 4 —
tial ke tiu urbo estas tre vizitata, precipe dum somero. Unu el la geesperantistoj, kiu tre impresis min pro sia perfekteco kaj klareco en la konversacio estis la jugoslava eksedzino de samideano Ivo Lapenna, Emilija.
NE ESTAS SEKRETO, KE SAME KIEL VIA FILO, KIU KROM PROFESIA MUZIKPROFESORO ANKAŬ ESTAS ESPERANTISTO, VI AMAS LA ARTON DE LA MUZO EŬTERPINO, POR KIU BELA ARTO VI EĈ FUNKCIIS KIEL FD DE UEA. ĈU ESPERANTO HAVAS IAN RILATON KUN LA MUZIKARTO?
Jes, mi tre amas la muzikarton, ankaŭ la teatron, la pentrarton kaj ĉiujn branĉojn de la kulturo, inklude, kompreneble, Esperanton, kiu kiel la muziko povas esti komprenata ĉie en la mondo, pro kio mi iel influis, ke mia filo sekvas tiun vojon, kvankam ĝi estas iom malfacila.
ĈU DUM VIA AKTIVADO EN LA MOVADO VI SPERTIS IUN ESPERANTISTAN ANEKDOTON?
Jes, sed eble ĝi fariĝas iom longa. Mi vojaĝis al Vieno antaŭ kelkaj jaroj, de kie mi deziris iri al Parizo, en kiu urbo, kiel dirite, poste mi laboris. Per trajno mi intence veturis tra Germanujo, por persone ekkoni korespondantinon loĝantan en Stutgart. Mi havis bileton ĝis Parizo, tamen mi rajtis halti kie ajn dum la vojaĝo, se tion mi dezirus fari; do profitante tiun avantaĝon mi alvenis al tiu urbo je la oka vespere, kaj tuj mi rapidis manĝi, ĉar post la naŭa horo neniu restoracio tiea restis malfermita. En tiu restoracio mi demandis, ĉu oni sciis aŭ konis hotelon, kie mi povus tranokti; oni indikis al mi kelkajn, sed ili estis plene okupitaj. Fine mi decidis telefoni al la tiea UEA-delegito, kiu respondis al mi, ke li kuŝis iom malsana en la lito, kaj ne povas helpi min, samtempe demandante, kial mi ne skribis antaŭe?. Li tamen konsilis al mi viziti la oficejon pri turismo, kiu estis apud la stacidomo. Tie oni diris al mi, ke pro kongreso tiudate okazanta nenie en la urbo estis disponebla ĉambro, kaj tial mi nepre devos dormi en la stacidomo, kion mi rezignacie ekprovis fari, sed bedaŭrinde oni ne estis informinta min, ke post noktomezo ne estis permesate tion fari en Germanujo; intertempe venis policistoj, kies demandojn mi ne komprenis, sed nur konjektis, ke ili deziris vidi miajn dokumentojn; tial mi montris al ili mian pasporton, sed tamen ili min kondukis ĝis ejo en la sama stacidomo, kie deĵoris kun ili policisto parolanta la Italan lingvon, al kiu montrante la fervojbileton mi provis klarigi, ke mia celo estis nur renkonti amikinon por ŝin saluti, kaj poste daŭrigi la vojaĝon. Tiam, jam matene, kaj dezirante ĉion scii persone, la policistoj min akompanis ĝis la domo de la loka UEA-vicdelegi-
-6-
tino, ĉar ĝuste tiu estis la adreso de mi montrita al ili, kaj bonŝance tiu sinjorino estis la instruistino de mia Esperanto-korespondantino, kaj ŝi pli bone ol mi ĉion klarigis al la suspektemaj policistoj. Feliĉe, je la kvina posttagmeze, mi renkontis mian leteramikinon tuj kiam ŝi estis fininta sian labortagon, ĉar tiucele mi atendis ŝin antaŭ la laborejo.
FINE, JEN NIA KUTIMA DEMANDO: KIAN MESAĜON VI TRANSDONUS AL LA ESPERANTISTARO NIALANDA, POR KE ĜI PLEJ POZITIVE CELU, EN SENFENDA BLOKO, AL DEFINITIVA OFICIALIGO DE ESPERANTO EN ĈIUJN TAVOLOJN DE NIA SOCIO?
La mesaĝo, kiun mi transdonus al la Esperantistoj de nia lando simple estas la jena, ke ili laboradu por Esperanto laŭ siaj eblecoj, sed ne miksante, nek kondiĉante proprajn ideologiojn al Esperanto.
Intervjuis VELUS
KLASIFI aŭ KLASIFIKI
Bernard Golden
Ankoraŭfoje atakas la preseja koboldo-aŭ ĉu temas pri la redaktoro?
Mi estas devigata denove atentigi legantojn de KAE-informilo pri eraroj, ĉi-foje aperintaj en mia artikolo «Evoluo de la ĉiutaga Esperanto» (KAE-Informilo, 1990, n-ro 16, pĝ.3-5) (1).
Sur linio 8 de paĝo 3 troviĝas la frazero «kontraŭgramatikaj votformoj». Jen tipa petolaĵo de la preseja koboldo, kiu forŝtelis la literon «r» de «vortformoj», tiel lasante la vorton kripligita kiel «votformoj». Tio vere estas malica misfaro, ĉar se oni metas la frazon en alian kuntekston, estas eble imagi, ke ja povas ekzisti formoj de votoj (=promesoj), kies lingva konstruo estas gramatike erara, ekzemple pro manko de la akuzativa kazo. Tamen, en mia artikolo, temas ne pri votoj sed pri vortoj.
La dua eraro estas multe pli grava, ĉar rezulte de la misaĵo, la titolo de libro estas neĝuste citita. Sur la 13-a linio de malsupre en la 3-a paĝo estas menciita verko de M.C. Butler: «Klasifiko de Esperantaj Temoj». Kia bibliografia falsaĵo! Libro kun tiu titolo ne ekzistas. Kontrolante en la karbonkopio de mia tajposkripto, mi trovis, ke mi fidele skribis la titolon: «Klasifo de Esperantaj Temoj». Ekzameno de la titolpaĝo de la verko konfirmas tion. Nu, kiel kaj kial okazis tiu sustituo de «klasifiko» al «klasifo»? S-ro Butler, kiu estis membro de la Akademio de Esperanto, sciis, kion li faris, kiam li elektis la uzon de «klasifo» anstataŭ «klasifiko». Jen lia pravigo, kiu aperas kiel piednoto sur paĝo 3.
-7-
— imatge 1 —
UNIKO (=Unuiĝo por Novtipa Internacia Kulturo).
SE vi sciemas kiel aktivigi viajn latentajn kreajn kapablojn kaj fortojn … SE vi pensas malŝablone, malŝatas mensan rutinon … SE vi strebas al individua progreso, dezirac perfektigi viajn kapablojn en kultura, arta, inventa terenoj … SE vi estas preta preni parton en ellaboro de universala, inter- kaj transnacia kulturo … vi estas potenciala membro de la UNIKO. Abonu nian revuon «SURVOJE», prenu parton en financa kaj intelekta kunlaboro. Jarabono al la monatdua UNIKO – organo «SURVOJE» kostas 900 pesetojn. Adreso de ĝia Redakcio: «SURVOJE». SU-432032 Uljanovsk – 32, p.k. 913. Adreso de ĝia peranto en Hispanujo: s-ro Andrés Martín – Poŝtkesto 3275. E-29080 MALAGA.
«NENIAM PLU DENTDOLORON».
Tiu tre interesa Esperanto-libro, traktanta pri dentokario, paradentozo kaj dentomispozicioj, kun ilia resanigado kaj prevento, kostas, inklude registritan sendon poŝtan, 1.850 pesetojn, sole por Hispanujo. Mendoj estos konsiderataj nur post ilia antaŭpago per poŝtmandato al: LIBRERIA SERRANO, C/. Font Nova, 23. E-08202 SABADELL. Telefono: (93) 727 50 21.
ĈU LA KAE-INFORMILON ONI EFEKTIVE RICEVADAS?
Al kelkaj distingindaj Esperanto-organizacioj kaj izolaj Esperantistoj en- kaj eksterlandaj, por kiuj ĉiun trian monaton oni sendas la KAE-Informilon, ties redakcia respondeculo estus danka, se ili bonvole kvitancus ĝian ĝustadatan ricevon, kaj samtempe tre koncize esprimus sian opinion pri ĝia enhavo. Vidu lian adreson en paĝo 11 de tiu ĉi informilo.
PRI LA «ANALIZA SKOLO», LAŬ LUISO MIMÓ ESPINALT
Se oni volas, ke la Lingvo Internacia nepre estu stabila, firma, nevaria sur sia Fundamento, perfekta en sia simpleco, por ke ĝi ne disdialektiĝu nek degeneru sub influo de modlemaj tendencoj aŭ de tradiciaj aŭ alilingvaj miskutimoj, oni devas kontribui al la perfektigo de Esperanto per severa, scienca analizado. Tio estas la celo de la Analiza Skolo, kaj tio estas la plej grava kaj konstanta tasko por la gvidaj Esperantistoj. En la Lingvo Internacia, lingvo origine arta, fundamentita sur pura racio, ne estas tiom sekvenda la uzo, kiom la logika analizo, kiu ĉiukaze donas ĝustan solvon.
«MOTNAIP-LUDO» – Nova ludkartaro por praktik(ig)i Esperanton kaj samtempe amuzi sin. Petu kompletan informon al TUTMONDE, Apartat 313, E-08220 TERRASSA (Katalunujo).
-16-
— imatge 5 —
«Ĉu klasi, klasifiki, enklasigi, klasigi, klasifiki (oficiala), aŭ klasifikacii? Mi uzis klasifi (kp. edifi, kvalifi, modifi, ratifi, rektifi, signifi. Komparu A. classify, classified, kun klasifi, klasifita). Sed mi ne volas ĝin altrudi».
La demando pri «ik» en Esperanto
«Ik» kondutas tre kaprice en Esperanto. Kelkfoje ĝia enesto aŭ malesto havas neniun efikon sur la signifon de vorto; alifoje ĝi kapablas ŝanĝi la signifon. Ekzemplo de la unua kazo estas «aŭtent(ik)a». Zamenhof mem uzis «aŭtenta»; apud ĝi estis uzata kaj registrita en vortaroj «aŭtentika», kiu imitas la formon de etnolingvaj vortoj samsignifaj: A. authentic, F. authentique, H. auténtico. «Ik» evidente aldonas neniun semantikan enhavon al la radiko «aŭtent-«. Ĉar ĝi ne funkcias tie ĉi kiel sufikso, ĝi estas nur balasto, do – for en la rubaĵujon!.
Zamenhof uzis ankaŭ la verbformon «rektifi», kiun Plena Ilustrita Vortaro registras, sed kun resendo al»rektifiki». Tamen, Zamenhof ne estis konsekvenca, ĉar li formis la verbon «skarifiki». Plena Vortaro kaj aliaj vortaristoj indikas, ke ankaŭ «skarifi» estas uzebla. Nenie troviĝas racia kialo de la prefero al verbformoj kun «ik». Efektive, la elekto estas tute arbitra kaj dependas de la etimo, kiu funkcias kiel fonto de la Esperanta radiko. Se la etimo venas de la latina (classificare) itala (classificare) aŭ hispana (clasificar), tiam «ik» troviĝas en la Esperanta radiko: «klasifik-«. Male, se la Esperanta verbo baziĝas sur etimoj en la franca (classifier) aŭ en la angla (classify), la Esperanta radiko fariĝas «klasif-«. En la etnolingvaj vortoj, la sufiksoj -ficar(e), -fier kaj -fy devenas de la latina sufikso -ficare, kiu estas variaĵo de la verbo facere «fari». Provi trovi semantikan diferencon inter «klasifi» kaj «klasifiki» estas kimero. Same vane estas doni malsamajn difinojn al «ekzota» kaj «ekzotika».
La uzo de «-ik» kiel sufikso
Kiam «-ik» funkcias kiel sufikso kaj havas signifon, tiam ĝi ne plu estas fakultativa silabo en Esperanta vorto. Tia paro estas «elektrona/elektronika». Tre ofta eraro en Esperantaj tekstoj estas la uzo de la adjektiva formo «elektrona» por kvalifiki la nomon de aparato, kiu funkcias elektronike (2).
Bedaŭrinde, dum pli ol unu jarcento konfuzo regis sur tiu ĉi tereno de Esperanta morfologio, kaj uzantoj de la lingvo ne povis trovi klarajn gvidliniojn por la uzo de «ik»: kiam ĝi estas fakultativa, kiam ĝi funkcias kiel sufikso, kiom da signifoj ĝi havas. Lastatempe la verkanto de tiu ĉi artikolo,
-8-
kiu estas la direktoro de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro de la Akademio de Esperanto, komencis esplori la problemon de la uzo kaj signifoj de «ik» kun la celo starigi neambiguajn difinojn kaj simplajn regulojn (3).
* * *
Notoj
- Vidu mian artikolon «Esperantigo de hispanlingvaj propraj nomoj havantaj la grafion ll» (KAE-Informilo, 1989, n-ro 10, pĝ. 1-4) kaj la «Ĝustigo» en n-ro 11, pĝ. 10.
- Vidu mian leteron «For la fuŝgvidantoj!-Vivu la revolucio», publikigitan en Monato (1990, marto, pĝ. 4), kiu atentigas pri la erara uzo de «elektrona» en letero de d-ro André Albault, aperinta en pli frua numero de tiu magazino.
- Vidu prezentadon de la temo en «Esploro pri la signifo kaj uzo de «ik» en Esperanto» (La Letero de l´Akademio de Esperanto, 1990, n-ro 10, pĝ. 4-7).
* * *
JUlio 1990
Bernard GOLDEN Damjanich u. 1/C. I. 8 H-8200 Veszprém, Hungar.
LINGVAJ ĜUSTIGOJ
La Redakcio de la KAE-Informilo, kies siglojn la preseja koboldo dufoje mislokis laŭ KEA en la supra artikolo «Klasi aŭ Klasifiki», de Akademiano Bernard GOLDEN, prezentas sian ekskuzon pro la netajpita litero «r» en la kunmetaĵo «vortformoj», kaj ankaŭ pro la anstataŭigo de la neologismo «klasifo» per la oficiala «klasifiko». Certe atentomanko kulpas pri la respektivaj fuŝaĵoj.
Similamotive, la Redakcio de la KAE-Informilo petas plian indulgon pro la jenaj malĝustaĵoj, same aperintaj en ĝia antaŭa n-ro 16, nome en paĝo 10 sub la titolo «RILATE LA AKADEMIAN REZOLUCION PRI LA PARTICIPOJ», malmankas la akuzitivigo de la subjektaj vortoj «ilia tempisma apliko». En paĝo 8 de malsupre sur la linio 3 mankas la prepozicio «pri» inter la vortoj «titolon» kaj «Gai Saber». Fine, en paĝo 12 sur linio 11 mankas kroma litero, nome la «u» en «strato tiuurba».
LA ESPERANTO-MUZEO KAJ LA ZAMENHOFA MONUMENTO.
Jam de longa tempo fariĝis kutimo ĉe pluraj Hispanaj kaj eksterlandaj samideanoj turisme vojaĝantaj aŭ feriantaj en Katalunujo, ke ili ekskursas ĝis la urbeto Sant Pau d´Ordal, en la provinco Barcelono, cele viziti la tiean «Hispanan Muzeon de Esperanto».
Lastatempe aldoniĝis plia vidindaĵo al tiu implicita itinero Esperantista, nome la vizito al la Zamenhofa Monumento, pasintajare inaŭgurita en la Kataluna urbo Sabadell (Hispanujo).
-9-
— imatge 6 —
(Daŭrigo de la antaŭa paĝo n-ro9). Ĝuste tiun novan itineron elektis la elstara aktivulo franca Michel-Flavius Audibert, FD de UEA pri teatro en Asnieres, kaj kunlaboranto en la Esperanta «Radio Libertaire», en Parizo. Efektive, la pasintan 31-an de aŭgusto nunjara, li kun sia Japana edzino kaj ilia filino, akompanataj de la pli aĝa filino de nia KAE-membro Oscar Otero, el la urbo Esplugues de Llobregat (Barcelono), propraaŭte veturis ĝis Sabadell, kie li haltis sur la tiea Bulvardo Zamenhof, en kiu ili rigardis la Monumenton al la Majstro; trinkis refreŝigaĵon ĉe Kafejo Zamenhof; kaj eĉ sambulvarde promene konstatis la nomon Zamenhof por vestolava establejo, proksime de kiu staras bronza statuo figuranta tajloron laboranta, pri kiu oni «ŝerce» diras, ke li estis la tajloro, kiu dumvive vestis D-ron Zamenhof … Kiel komplezeme asertis en sia vizito la UEA-vicprezidanto Roman Dobrzynski, tiu Sabadell-a arterio fakte fariĝis «la plej Zamenhofa en la mondo» …
La internacia trio Audibert, kune kun fraŭlino Otero, ĉiuj parolantaj en tre flua Esperanto, longe konversaciis pri diversaj temoj, precipe Esperantaj, kun la membroj de la KAE-Delegacio en Sabadell, samideanoj R. Manau Torres kaj lia filo Joan, L. Serrano Pérez kaj V. Hernández Llusera. Resume, vere plaĉa, memorinda kaj pozitiva renkontiĝo inter s-anoj.
ESPERANTISTA RENDEVUEJO TRE PROKSIMA AL BARCELONO.
Diversurbaj ge-Esperantistoj, daŭre rendevuantaj la unuan dimanĉon de ĉiu monato ĉe la inter pinoj situanta kampdomo de gesamideanoj Deltell, en la urbeto VALLDOREIX, invitas ĉiuj praktik(ig)i Esperanton: (Venontadimanĉe, la 7-an de oktobro, okazos debato pri la temo: «Esperantigo de propraj nomoj?»). Por tiuj, kiuj deziras tagmanĝi en simpla, agrabla kaj amikeca etoso, oni tie kuiras ŝelhavan rizon en vegetala «paella», je modera prezo (nur ĝia kosto). Pliajn informojn tiurilatajn havigas: s-ano Jaume Deltell, tel. (93) 218 43 34, aŭ s-anino Anna Cardó, tel. (93) 339 05 47, ambaŭ en Barcelono.
NEKROLOGOJ.
Komence de tiu ĉi jaro forpasis du Esperantistaj veteranoj, nome Eduardo Inurrigarro, aktiva samideano en Barcelono; kaj la KAE-membro Joaquim Figueras Bartolomé, agema samideano same loĝanta en la Kataluna regurbo. Ankaŭ niaj karaj Esperantistaj geamikoj Teresa Massana kaj Lluís Mª Hernández Yzal, funebras pro la morto de ilia jam 96-jara patrino, s-ino Dolors Yzal Iglesias, okazinta la 24-an[?] de aŭgusto 1990. Al la respektivaj familianoj, la KAE-Estraro transsendas sian plej korsentan kondolencon.
-10-
[BILDO p.6 | 48,2,68,22] Emblemo de KAE: Esperanto-flago kun kvinpinta stelo, kiu flirtas antaŭ radianta suno; sur la flago la grandaj literoj «kae» kaj malgrandaj surskriboj «Kultura Asocio Esperantista» kaj «Associació Cultural Esperantista»; sube «Katalunujo».
***************************
***************************
***************************
JEN TRIO DA ADRESOJ KUN LA KONCERNAJ KAE-SERVOJ:
Centra sidejo de la «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE), ĉe: Ramón Manau Torres, C/. Montseny, 5, 1-er. Tel. (93) 7176367. E-08208 SABADELL
************************************************************
«Kurso de Esperanto per Korespondado» de la KAE, ĉe: Luís Serrano Pérez, C/. Font Nova, 32. Tel. (93) 727 50 21. E-08202 SABADELL
************************************************************
Redakcio de la KAE-Informilo, ĉe: V. Hernández Llusera, Av. Onze de Setembre, 59. E-08208 SABADELL. Tel. (93) 725 01 89.
************************************************************
KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO
Tiu ĉi 16-leciona kurso, kun riĉa ekzercaro plus dudirekta vortareto Esperanta-Kastilialingva, kostas entute 2.500 pesetojn, kiu modera prezo inkludas specialan kasedon, kun modela Esperanta prononco en la klara voĉo de la Kroatdevena Aŭstralia Esperantisto, s-ano Milan Sudec. Ĉiuj mendoj, faritaj de gesimpatiantoj dezirantaj enskribi sin en la kurson, estos traktataj nur post ilia koncerna antaŭpago, kiun oni sendu, nepre per poŝtmandato, al la supra adreso, ĉe Luís Serrano.
ESPERANTO-KURSO EN SABADELL
En la loka institucio «Centre Cívic de la Creu Alta», ĉe strato Major, 70, la Sabadell-a KAE-Delegacio komenços, la 16-an de oktobro, rektaparolan (vivavoĉan) Esperanto-kurson, kiun gvidos s-ano Ramón Manau Torres. Tiu kurso okazos marde kaj ĵaŭde de 19´30 ĝis 20´30 horoj. Interesatoj demandu al la telefonnumeroj: (93) 725 01 89 kaj (93) 717 63 67.
-11-
— imatge 7 —
ĈU DU NOVAJ ESPERANTO-VORTAROJ?
Laŭ ĵusa informo, la Venezuela Esperanto-Asocio lanĉas kampanjon cele al la eldonado de nova Kastilialingva-Esperanta vortaro. Interesatoj pri tiu projekto, bonvolu korespondi kun ĝia konsilanto, s-ro F. de Diego, Apartado 1011 – A Caracas.
En Hispanujo similan projekton unuanime aprobis la «Hispana Esperanto-Federacio» en ĝia 13-a tutnacia Kongreso, kies Ĝenerala Asembleo, okazinta la jaron 1952 en Valencio, oficiale komisiis la redaktadon de dudirekta Esperanta-Kastilialingva vortaro al la kompetenta Esperantologo Hispana, s-ano Luiso Mimó Espinalt, kiu, post 34 jaroj da intermita laborado tiucela, alternigita en diverstema pri-Esperanta verkado, fine sukcesis manskribe elpretigi ĝin la jaron 1986, ĝuste kelkajn tagojn antaŭ lia forpaso.
Estas dankinde, ke tiun pacience kompilitan kaj tre ampleksan, ja dudirektan, t.e., Kastilialingvan-Esperantan kaj Esperantan-Kastilialingvan vortaron (la versio projektita en Venezuela laŭŝajne temas nur pri Kastilialingva-Esperanta vortaro) la familio Mimó oportune deponis, altruisme rezigninte ĝiajn aŭtorrajtojn, ĉe la Hispana Muzeo de Esperanto, kie la menciita , tre bezonata verko atendas eldoniston …… Vidu ĝian specimenon en paĝo 13 de tiu ĉi KAE-Informilo.
Interesatoj por eventuala eldonado de tiu, kiel dirite, jam manskribe preta Esperanta leksikono, zorge tradukita kaj en la Kastilian lingvon kaj en Esperanton, bonvole povas sendi siajn sugestojn, konsilojn aŭ eventualajn proponojn pri la afero al la redakcia respondeculo de la KAE-Informilo (vidu lian adreson en paĝo 11 de tiu ĉi numero), kiu s-ano provizore sin okupos kiel peranto de tiu grava iniciato. Respondon al ĉiuj skribintoj garantias la Estraro de la «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE).
LOTERIO ĈE LA KAE-DELEGACIO DE SABADELL
Nunjare ĝi konsultos sian sorton en la Nacia Lotado Kristnaska, okazonta la 22-an de decembro 1990, per la nº 30.258, kiun oni distribuas en la urbo po 120 pesetoj por bileto, en kiu monsumo estas inkludite 20-procenta donaco laŭvola
De enlandaj Esperanto-Kluboj, eventuale interesataj ludi tiun numeron, la loka KAE-Delegacio povas akcepti nur minimuman mendon de 10 biletoj,(*) kies monsumon bonvole samtempe antaŭpagu, per poŝta ĝiro aŭ per trastrekita ĉeko banka aŭ ŝparkasa, al s-ano José Mª Galofré, C/. Canonge Joncar, 122 D. E-08208 SABADELL. Telefono (93) 716 85 14.
(*) La biletojn, kiuj pro oportuneco estas Katalunlingve presitaj, oni sendos en registrita poŝto.
-12-
ILUSTRAĴO PRI LA DUDIREKTA VORTARO MIMÓ
Jen la fotokopie reduktita specimeno de paĝo koncernanta la dudirektan Esperantan-Kastilialingvan vortaron, kiun manskribe estis pretiginta la elstara Sabadell-a aŭtoro Luiso Mimó Espinalt. Vidu, en la apuda paĝo n-ro 12, la tiurilatan informon, kiun sub la titolo «ĈU DU NOVAJ ESPERANTO-VORTAROJ?» subskribas la Redakcio de la KAE-Informilo.
[BILDO p.7 | 47,18,91,94] Fotokopio de manskribita paĝo de la vortaro Mimó: numeritaj kapvortoj (4993–5021) en Esperanto kun iliaj Kastilialingvaj ekvivalentoj, en vertikale liniita tabelo.
4993 inkubatoro — incubadora – 4994 inkudo — yunque (anat.) – 4995 inkunablo — incunable – 4996 inkvarto — (= kvarto) (min.) cuarta – libro en cuarto – petrición[?] – 4997 inkvizicio — inquisición – (-a) inquisitorial – 4998 inkvizitoro — inquisidor – (-a) inquisitorial – 4999 inokuli — inocular – (-o, -ado) inoculación – (-anto) inoculador (-ebla) inoculable – (-iĝi) inocularse – 5000 insekto — insecto – (-icido) insecticida – (-omanĝulo) insectív[…] 5001 inserti — insertar – (-aĵo) inserto – (-iĝi) insertarse – 5002 insidi — acechar, insidiar – (-a, -emo[?]) acechador, insidiador, insidioso – 5003 insigno — insignia – 5005 insisti — insistir – (-o, -ado) insistencia – (-a) insistente – 5006 insolacio — insolación – 5007 insolenta — insolente – (-eco) insolencia – (-igi) insolentar – 5008 insolventa — insolvente – 5009 inspekti — inspeccionar – (-ado) inspección – (-isto) inspector – 5010 inspektoro — inspector, veedor – 5011 inspiri — inspirar – (-o, -ado) inspiración – (-iĝi) inspirarse (-iteco) inspiración – 5012 instali — instalar – (-o, -ado) instalación – (-aĵo) instalación – (-isto) instalador – 5013 instanco — instancia – 5014 instepo — (anat.) tarso, garganta del pie, empeine – 5015 instigi — instigar – (-o) instigación – (-anto) instigador – (-ila) ins[…] 5016 instinkto — instinto – (-a) instintivo – empeine 5017 institucio — institución – (-a) institucional 5018 instituto — instituto – 5019 instrui — enseñar, instruir – (-a) instructivo, instructor (-o) enseñanza instrucción – (-ado) enseñanza, instrucción – (-anto) instructor (-ita) instruído – (-ejo) escuela – (-iĝi) instruirse – (rekrut-isto) instructor – 5020 instrukcio — instrucción – (-i) dar instrucciones – 5021 instrumento — instrumento – (-a) instrumental – (-i) instrumentar
-13-
— imatge 8 —
[BILDO p.8 | 9,2,52,40] Reprodukto de du filatelaĵoj. Supre: Kuba Esperanto-poŝtmarko «CUBA 30» kun kolombo, globo kaj granda «E», surskribo «75 CONGRESO UNIVERSAL DE ESPERANTO», kun speciala stampo «POŜTA MUZEO DE KUBO / 75a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO» kaj rondstampo «MUSEO POSTAL … HABANA … 75 CONGRESO UNIVERSAL»; dekstre rektangula stampo «ESPERANTO UNIVERSALA KONGRESO 75 HAVANO-1990». Maldekstre desegnaĵo de muzea ekspoziciejo kun surskribo «MUSEO POSTAL CUBANO / KUBA POŜTA MUZEO / 75º CONGRESO UNIVERSAL DE ESPERANTO / 75ª UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO». Dekstre-sube: Bulgara poŝtmarko «БЪЛГАРИЯ BULGARIA ПОЩА 10 ст» kun verda stelo kaj ondaj strioj, «100 ГОДИНИ ЕСПЕРАНТСКО ДВИЖЕНИЕ В БЪЛГАРИЯ», stampita per rondstampo «100 JAROJN ESPERANTO-MOVADO EN BULGARIO 1889 1989 1000 SOFIA 23.2.1990»; sube «ПОЛУЧАТЕЛ:».
LA FILATELA ESPERANTO-TEMO PLU PROGRESAS
Nunjare, krom la Kuba Esperanto-poŝtmarko, kiun supre ni reproduktas sur specialaj karto kaj stampo poŝtaj, ankaŭ Bulgarujo oficiale cirkuligas pliajn Esperanto-poŝtmarkon kaj stampon, kiujn ni aperigas sampoŝtkarte pro spacomanko.
75-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO
Ĝi sukcese okazis en Havano (Kubo), kun partopreno de pli ol 1.600 ĉeestantoj el 52 landoj. En ĝiaj Belartaj Konkursoj 1990, la Hispana samideano Georgo Camacho, el Madrido, atingis 5 premiojn: tri pri Prozo, du pri Poezio, kaj krome mencion pri Eseo. Vidu supre la Kuban Esperanto-poŝtmarkon, emisiitan motive de tiu Kongreso.
KATALUNALINGVA ESPERANTO-LERNOLIBRO ĴUS ELDONITA EN FRANCUJO
De nia KAE-anino Carme Llapart, antaŭe rezidanta en Ĝirono, nun loĝanta en Perpinjano (Francujo), ni danke ricevis la Katalunalingvan libreton «L´Esperanto en 24 pàgines», konsistantan el gramatiko plus 1.500 Esperantaj vortoj, tradukitaj en la Katalunan lingvon. Ĝin eldonis l´ «Associació Amics de l´Esperanto», Perpinyà 1990.
-14-
IDIOMOJ POR LA KLERECO.
(El la ĵurnalo «La Vanguardia»)
En la jaroj 1940-aj rangis la Latino: «Sinjoroj, se vi ne scias Latinon, seniluziigu vin, ĉar vi neniam komprenos literaturan tekston». En la jaroj 1950-aj kaj 1960-aj fariĝis moda la Germana lingvo: «Geknaboj, sen la Germana oni ne povos lerni filozofion». Danke al la XII-a Kongreso de la Internacia Asocio pri Sociologio, okazinta en Madrido la pasintan julion, ni informiĝis pri la nova stulteco akademia en la jaroj 1990-aj.
La devizo ne povis esti pli tenta: «Sociologio por unu sola mondo: unueco kaj diverseco». En reduktita apliko de la titolo, la Hispanaj organizantoj arbitre decidis, ke la interesatoj ne komprenantaj la Anglan lingvon prefere restu hejme. Ni ne scias, ĉu estas ia precedento okazigi internacian kongreson sen tradukado al la idiomo de la lando, kiu pagas la feston. Sed pri kio ja ni sciiĝis per televido estas la jeno, ke la plej granda parto el la gekongresanoj, precipe tiuj Sud-Amerikaj, postulis tradukadon en sian lingvon, aŭ perdokompensan repagon …… Noto de la tradukinto: La demando pri neŭtrala, komune homa lingvo internacia estas vere urĝa. Esperanto prezentas la solan solvon!.
III-a ASTURA ESPERANTO-KONGRESO — Gijón 12-14 Oktobro 1990
Instrukcioj: Enskribu vin al la Sekretariejo de la OK, ĉe «Catedra Jovellanos», C/. Begoña, 25. E-33206 Gijón (Hispanujo). Noto: La Kongresejo troviĝas en la sama adreso. Sendu samtempe la kotizon,t.e., 1200 pesetojn, al III-a Astura Esperanto-Kongreso, «Caja de Ahorros de Asturias», konto nº 34 96-004125, Urbana de Begoña.
La Kongresprogramo konsistas el: prelegoj fare de la HEF-prezidanto A. Alonso Núñez, d-rino Rafaela Urueña , kaj Miguel Fernández Martín, tre kompetenta oratora trio; meso en Esperanto; turisma senpaga promenado aŭtobusa; salutado fare de eksterlandanoj kaj reprezentantoj de Hispanaj Esperantaj grupoj; Asturaj folkloraj kantoj kaj dancoj, komunaj tagmanĝoj ktp.
HONORON AL JAPANA VERKISTO.
OSIEK,»Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj», informis la KAE-Redakcion pere de ĝia komitatano, Eugène de Zilah, redaktoro ĉefo de la Esperanta revuo «La Gazeto», ke la membraro de OSIEK nunjare honoris la Japanan verkiston RIHEJ NOMURA, pro lia filologia verko: ZAMENHOFA EKZEMPLARO, per la PREMIO OSIEK 1990. Tiu ĉi premio, kiu estas dotita je 300 (tricent) ekuoj (*), estis atribuata al li en dato 90-07-22, post dubalota voĉdonado de ĉiuj aktivaj membroj de tiu organizacio. (*) Ekuo = Eŭropa monunuo.
-15-
Núm. 18, hivern de 1991

Coberta del KAE-Informilo Núm. 18, hivern de 1991.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 53,2,80,24] Emblemo de KAE: flirtanta flago kun kvinpinta stelo, ĉirkaŭita de radioj, kun bendo «kae – Kultura Asocio Esperantista – Associació Cultural Esperantista» kaj sube la vorto «Katalunujo».
[BILDO p.1 | 79,11,99,24] Inka stampo de biblioteko: «GRUPO ESPERANTO … BIBLIOTEKO» kun steleto.
C/. Montseny, 5, 1-er. E-08208 SABADELL
Ptge. Gaudí, 1, 3-er. E-08221 TERRASSA
Nº 18 – Kvina aperjaro. Monattria informilo. Vintre de 1991.
«ĜENERALA KUNVENO DE LA KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA (=KAE)»
Kara samcelano: Ĝia Estraro kunvokas vin ĉeesti tiun ĉi Kunvenon, okazontan dimanĉe matene, la 17-an de februaro 1991, en la lokalo de la institucio «Centre Cívic de la Creu Alta», en Sabadell. La Kunveno havos lokon je la 10’30 horo en la unua kunvoko, kaj horduonon poste, t.e., je la 11-a horo, en dua kunvoko, sub la jena tagordo:
- Legado kaj eventuala aprobo de la antaŭa protokolo.
- Informojn pri la KAE-aktivado dum la jaro 1990.
- Analiza rezonado pri la pasintjara varbkampanjo.
- Studi, kio prioritate urĝas nin: literaturo aŭ vortarego.
- Aktuala konto-stato de la KAE kaj ties Delegacioj.
- Parta, laŭstatuta anstataŭigo de la nuna Estraro.
- Sugestoj kaj demandoj.
Por la bona funkciado de nia organizacio KAE, ĝia Estraro petas al ĉiu membro akuratan ĉeeston. Anticipan dankon.
****************************************
ABON(IG)U MINIMUMAPREZAN ESPERANTO-INFORMILON!
Tia fakte estas la organo de la «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE), regule aperanta ĉiun monattrion. Ĝia favorakondiĉa jarabono kostas nur 500 pesetojn. Monsumo(j)n tiurilata(j)n bonvole transpagu, per poŝta ĝiro aŭ trastrekita ĉeko banka aŭ ŝparkasa, al ĝia respondeculo, s-ano V. Hernández Llusera, Av. Onze de Setembre, 59. E-08208 SABADELL (Barcelono).
****************************************
AKTUALIGITA ESPERANTO KONDIĈAS AKTUALIGITAN VORTAREGON!
Sub tiu ĉi titolo, bonvole legu, sekvapaĝe nº 2, tiurilatan proponon, niaopinie prioritata en la Hispana Esperanto-Movado.
-1-
— imatge 2 —
AKTUALIGITA ESPERANTO KONDIĈAS AKTUALIGITAN VORTAREGON!
Cele al eventuala efektivigo de la iama HEF-kongresa decido eldoni dignan, dudirektan vortaregon Esperantan-Kastilialingvan — vidu la koncernan informon en paĝoj 12-13 de la antaŭa KAE-Informilo nº 17 —, ni tuj sube reproduktas, en reduktita fotokopio, kelkajn slipojn el la nun tre bezonata vortarego, kiun nome de la Hispana Esperanto-Federacio manskribe kompilis s-ano L. Mimó, karmemora Esperantologo nialanda. Interesatoj kontaktu kun la respondeculo de la KAE-Informilo, kies adreso troviĝas en ĝia frontpaĝo.
[BILDO p.2 | 1,24,50,99] Reduktita fotokopio de manskribitaj vortaraj slipoj, hispanaj kapvortoj kun Esperantaj tradukoj (ekz. «Abacería», «Ábaco», «Abad», «Abadejo», «Abadesa», «Abadía», «Abajo», «Abalanzar», «Abaldonar», «Abalear»), multe korektitaj kaj aldonitaj per manskribo.
-2-
LA INTERNACIA VORTFINO «CIO» EN ESPERANTO
Bernard GOLDEN
La plago de pseŭdogramatikismo
Dum la tuta historio de Esperanto homoj, kiujn mi nomas pseŭdogramatikistoj, senĉese enmiksiĝis en lingvajn aferojn, ĉar ili estis obsedataj de iuj vortformoj aŭ gramatikaĵoj. Ili dediĉis ne malmulte da inko, papero kaj fortostreĉo por provi konvinki aliajn esperantistojn, ke ili pravas, apogante sin jen sur la Fundamento, jen sur la vidpunktoj de Kalocsay kaj Waringhien en Plena Analiza Gramatiko (PAG), jen sur la propra logiko. Same kiel en la pasinteco, la pseŭdogramatikistoj fervore agadas ankaŭ nuntempe. Unu el ili estas Adolf Staŭura, kiu antaŭ kelkaj jaroj organizis kampanjon kontraŭ la verbformo «nomiĝas», kiun li insistis devas esti «nomitas». Lastatempe li denove komencis verki artikolojn kaj dissendi cirkulerleterojn kondamnantajn la verbon «nomiĝi». Alia pseŭdogramatikisto estas Victor P. Epp, kiu proponas vaste kaj draste forigi el Esperantaj vortoj silabojn, kiuj kontribuas nenion al la kompreno de la vortoj, kaj, cetere, estigas ambiguecon, ĉar ili similas al aliaj morfemoj kaj afiksoj. Epp, do, per amputado de silaboj al «alfabeto», «aligatoro» kaj «ambasado» akiras la semantike neambiguajn vortojn «alfabo», «aligato» kaj «ambaso» respektive. Tria membro de tiu grupo de plibonigantoj de Esperanto estas Lawrence Mee, kies aktuala maroto estas la purigo de la Esperanta leksiko per modifado de vortoj finiĝantaj per la internacia vortfino «cio». Ni ekzamenu pli detale la funkcion kaj signifon de «cio» en Esperanto.
Ĉu «cio» estas pseŭdosufiksoido?
Laŭ PAG (§362, pĝ. 476-477) pseŭdosufiksoidoj ofte ripetiĝas ĉe la fino de vortoj sed ne estas veraj sufiksoidoj, ĉar la elemento troviĝanta antaŭ ili ne estas Esperanta vorto. Ekzemploj estas «logio», «ik» kaj «esk» en vortoj kiel «ornitologio», «stilistiko» kaj «groteska». Pro analogio oni povas meti antaŭ ilin Esperantan elementon, kaj tiel ili funkcias kvazaŭ novaj sufiksoidoj. Tiaj vortoj estas «birdologio», «ĵurnalistiko» kaj «fraŭleska», en kiuj la pseŭdosufiksoj signifas sciencon, okupon kaj manieron respektive. Laŭ PAG ankaŭ «cio» kaj ties variaĵoj «acio» kaj «icio» estas pseŭdosufiksoidoj kun proksimume la sencon de «-ado». Sed PAG ne indikas, ke estas diferenco inter la elemento «cio» kaj la tri vortfinoj menciitaj ĉi-supre, nome «cio» ne estas algluita al Esperantaj vortoj. Oni diras «dekoracio» sed ne «ornamacio», «redakcio» sed ne «eldonacio» kaj «navigacio» sed ne «ŝipiracio». Pro tio estas preferinde ne klasifi «cio» kun la aliaj pseŭdosufiksoidoj sed nomi ĝin tutsimple internacia vortfino.
-3-
— imatge 3 —
La etimologio kaj signifo de «cio»
En la modernaj etnolingvoj, kiuj kontribuis etimojn por formado de Esperantaj radikoj, vortfinoj kiel A., F. kaj G. tion, S. cion, Port. ção, I. zione kaj Rus. cia ne estas sufiksoj. Ili devenas de vera sufikso en la latina lingvo, -tio (genitivo -tionis), kiu estas aldonita al verbaj radikoj por esprimi la ag(ad)on de la koncernaj verboj: laudare (laŭdi) – laudatio (laŭd(ad)o); audire (aŭdi) – auditio (aŭd(ad)o); loqui (paroli) – locutio (parol(ad)o). Rimarku, ke la vokalo antaŭ -tio apartenas al la latina radiko. Ĉu, do, «cio» akiris tiun rolon en Esperanto, kiel PAG volas kredigi? Mi opinias, ke ne. Ĝi estas same nebule difinebla kiel la sufikso «-um» aŭ la prepozicio «je». Same kiel «-um», la sola funkcio de «cio» en Esperanto estas efiki sur la Esperantan radikon por diferencigi la signifon de tiu vorto disde simila, samdevena vorto. Komparu la sekvajn parojn, kiujn oni ne povas intermiksi pro la ekzisto de «cio» en unu el ĉiu paro: okupo/okupacio; pozo/pozicio; senco/sensacio.
Malgraŭ tio, Lawrence Mee arde argumentas, ke «acio» en la oficiala vorto «administraci/o» estas superflua, ĉar oni povas esprimi ĉiujn sencojn de tiu vorto, aldonante al nova verba radiko «administr-» sufiksojn kiel «-ado», «-ejo» kaj «-antaro». Cetere, Mee asertas, ke li nenie trovis subtenon por la vortformo «administracio». Estas evidente, ke li ne konas la nuancigon, kiun Edmond Privat donis al tiu vorto.
«Administracio estas oportuna vorto por kovri ejon kaj aron de homoj, anoniman tuton de administrantaro en administrejo, kiun oni povu kulpigi pri multaj eraroj aŭ krimoj ne akuzante iun apartan personon» (Esprimoj de sentoj en Esperanto, Hago 1957, pĝ. 18).
Fakultativa uzo de «cio» en Esperanto
La uzo de «cio» povas esti fakultativa, se la simpligita vorto plenumas la sekvajn kondiĉojn.
- Ĝi estas plena sinonimo de la origina vorto: navigo = navigacio.
- Ĝi ne fariĝas homonima radiko: «acio» devas resti en «operacio», ĉar jam ekzistas la radiko «oper-» kun alia signifo.
- Ekzistas analogaj formoj en la lingvo: surbaze de «evoluo/evolucio» estas eble formi la paron «revoluo/revolucio».
Rezisto al modifado
Ne estas facile klarigi, kial kelkaj «cio»-vortoj estis anstataŭigitaj per pli simplaj formoj, dum aliaj rezistis al modifado. En la unua grupo troviĝas: deklaracio/deklaraĵo, civilizacio/civilizo, konversacio/konversado. Male, la analogio de
-4-
«polucio/poluo» kaj «evolucio/evoluo» ne faciligis ĝis nun la akcepton de «revolucio/revoluo».
Por taksi la tendencon elimini «cio» dum longa periodo de evoluo de la lingvo, mi kompilis liston de la unuaj dek vortoj en Zamenhof-Radikaro finiĝantaj per «cio» kaj kontrolis ilian sorton plurajn jardekojn poste en Plena Ilustrita Vortaro (PIV). La sekvaj vortoj ne estas Fundamentaj sed ili estis uzataj de Zamenhof:
| aberacio | aŭspicio | (dis)proporcio |
| afekcio | direkcio | ekskoriacio |
| asimilacio | disertacio | ekspedicio |
| emigracio |
El la dek vortoj, kvin estas registritaj senŝanĝe en PIV: aberacio, afekcio, aŭspicio, proporcio kaj ekspedicio. Rimarku, ke la verba radiko «eksped/i» ne rilatas al «ekspedicio». Du vortoj, «ekskoriacio» kaj «asimilacio» arkaikiĝis kaj ne aperas en PIV. Anstataŭas ilin novaj verbaj radikoj: «asimil/i», «ekskori/i». Nur tri el la deko havas modifitajn formojn; ĉe «direkcio», «disertacio» kaj «emigracio» estas resendo al la pluformeblaj verbaj radikoj «direkt/i», «disert/i» kaj «emigr/i». Oni povas tiri la konkludon, ke la bizara propono de pseŭdogramatikisto Epp ne havos ŝancon; apenaŭ povos enradikiĝi en Esperanto vortformoj kiel «abero», «afekto», «aŭspo» kaj «proporo».
La anomalia vortfino «co»
Zamenhof nekonsekvence asimilis kelkajn latindevenajn etimojn finiĝantajn per -tio.
| Latino | Regula esperantigo | Fundamentaj formoj |
|---|---|---|
| capitulatio | kapitulacio | kapitulaco |
| curatio | kuracio | kuraco |
| donatio | donacio | donaco |
| intentio | intencio | intenco |
| minatio | minacio | minaco |
| obstructio | obstrukcio | obstrukco |
Ĉar la Fundamentaj vortformoj estas neregule asimilitaj, ili ofte misgvidas lernantojn kaj uzantojn de la lingvo, kiuj atendas la finon «cio», karakterizan de samdevenaj etnolingvaj vortoj. Tio klarigas, kial en Naŭlingva Etimologia Leksikono estas registrita «obstrukcio» anstataŭ «obstrukco».
Ankoraŭ unu kaptilo – paronimoj
Apud la anomalia vortformo «donaco», aperis poste en PIV la regule formita vorto «donacio» kun alia signifo: «granda monsumo, donacita al instituto, al grava institucio ks por difinita celo». Ĉi-specaj paronimoj malfaciligas Esperanton por ĉiuj, senkonsidere, ĉu ili estas komencantoj aŭ Akademianoj. Ankoraŭ tri ekzemploj estas: «sekcio/sekco»; «operacio/operaco» kaj «sensacio/sensaco».
-5-
— imatge 4 —
KONKLUDO
Ju pli oni devas streĉi la cerbon por kompreni la signifon de fuŝe formitaj vortoj, des pli malfacila fariĝas la lingvo. Kiu respondecas pri tiu situacio? Ĉu nur la pseŭdogramatikistoj? Kial ne malhelpis tiun kaoson la Akademio de Esperanto?
ALTRANGULO POZITIVE JUĜAS ESPERANTON
Tiuĉinumere ni publikigas la tradukon de unu el la kvar leteroj favoraj al Esperanto, adresitaj de Katalunaj gravuloj, al la bedaŭrata s-ano Eduard Inurrigarro, prezidinto de la Barcelona Esperanto-Grupo «Ĉiam Antaŭen». Jen tiu dokumento, en kiu sur oficiala leterpapero de la «Generalitat» de Katalunujo, ĝia honorinda prezidanto Jordi Pujol estas skribinta la sekvantan mesaĝon: «Karaj amikoj: Nevola prokrastiĝo min malhelpis oportune sendi al vi la respondon koncernantan al mia opinio pri la lingvo Esperanto, kiun opinion vi deziris inkludi en vian ekspozicion de la monato aprilo.
Ekde kiam tre juna mi sekvis kun intereso ĉion, kion rilate la universalan fratecon kaj volon al interkomprenado prezentas la nobla mesaĝo de lingvo internacia, kia estas Esperanto.
Mi konas la vivon de Doktoro Zamenhof kaj la meritplenan taskon de la Katalunaj Esperantistoj, kiuj ankaŭ konis miskomprenojn pro sia espero al pli bona estonteco. Mia tuta, profunda estimo pro la Kataluna lingvo neniam forgesigis al mi la propran respekton por la aliaj lingvoj, kaj speciale por Esperanto. Mi deziras, ke vi daŭrigu antaŭen en via laboro, kaj ankaŭ, ke la lingvo Esperanto helpu konigi, ĉie en la mondo, la literaturajn verkojn Katalunajn.
Jordi Pujol
LA SESA REGULO
Ĝi estas la titolo de 100-paĝa kajerduo, plejgrandaparte rilata al la ĝusta apliko de la participoj laŭ la 6-a Fundamenta regulo de D-ro Zamenhof. Tiu ĝisfunda studo, klarastile verkita de la konata Esperantologo profesoro Rikardo Ŝulco, estas ĵus eldonita de la Esperanto-Centro Paderborno, en Germanujo.
Ĉar ni konsideris, ke la plej objektivan prezentadon de tiu libro jam faras ĝia antaŭparolo, verkita de la prestiĝa profesoro doktoro Helmar [?] Frank, prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj, ni decidis transtajpi ĝin senŝanĝe. Jen ĝia teksto: ANTAŬPAROLO. Tiu ĉi verko konsistas je la plej granda parto el la materialo ellaborita por kurso, kiun la asocita profesoro Rikardo Ŝulco realigis por rekorde granda partuman-
-6-
taro dum la 6-a Sanmarena Universitata Sesio 1989.
Laŭ artikolo 4 de ĝia statuto la Akademio Internacia de la Sciencoj celas zorgi «speciale pri la apliko de la Internacia Lingvo en scienca komunikado kaj en kulturo». Tion precizigas la Artikolo 4 de la statutapendico jene: 41. Kiel «la Internacian Lingvon» la Akademio Internacia de la Sciencoj agnoskas la lingvon, kiun iniciatis L.L. Zamenhof en 1887 kaj kiu baziĝas laŭ la deklaracio de Boulogne-sur-mer (1905) sur la tiel nomata «Fundamento». Tiu ĉi difinas per la «Kvinlingva Gramatiko» kaj la «Universala Vortaro» la lingvan kodon. La plua evoluo de la lingvo devas esti logike konforma al la tiel difinita kodo kaj neniukaze ĝin anstataŭas.
Ne estas tasko de statuto, sed de interlingvistaj esploroj respondi al lingvoscienca demando, ĉu la tria parto de la «Fundamento» enhavas kontraŭdirojn al la menciitaj du unuaj partoj. Plue nenio estas dirita en la oficialaj dokumentoj de la Akademio Internacia de la Sciencoj pri la demando, ĉu diversaj el la malsamaj, inter si kontraŭdiraj eblaj aŭ realaj pluaj evoluoj de la Internacia Lingvo povas esti logike konformaj al la du principaj partoj de la Fundamento, tio estas, ĉu ili estas liberaj de internaj kontraŭdiroj kun ili. La Akademio Internacia de la Sciencoj akceptas la du precipajn partojn de la Fundamento kvazaŭ lingvan aksiomsistemon, ne pretendante ties kompletecon (kaj, memkompreneble, ne pretendante, ke alia kohera aksiomsistemo ne povus esti ebla). Ĝis kiam ne evidentiĝas la bezono normige decidi inter konkurencaj aldonoj logike konformaj al la «Kvinlingva Gramatiko» kaj al la «Universala Vortaro», tiom longe la Akademio Internacia de la Sciencoj ne kontraŭu lingvouzon, sed respektu, ke la Internacia Lingvo fariĝis vivanta lingvo, kvankam ĝi estas kaj restu esence planita kaj principe plu planebla.
Tute akordigebla al ĉio ĉi Rikardo Ŝulco estas esplorinta la konsekvencojn, kiujn havas la apliko de la logiko al la SESA REGULO de la Kvinlingva Gramatiko de la Fundamento cele universitatnivelan uzon de la Internacia Lingvo Esperanto. Li faris tion, kvazaŭ li enpaŝus tute praan terenon, analizante 90 ekzemplofrazojn elektitajn el la du libroj de Kalocsay «Vojaĝo inter la tempoj» kaj «Lingvo, Stilo, Formo» kaj el la libro de Vogelmann «La nova realismo». Li tiel ne nur instruas rezultojn de liaj klopodadoj, sed samtempe enkondukas siajn legantojn en la metodon de ĝusta analizado, malfermante al ili la vojon al memstara priĵuĝkapablo de lingvaj problemoj.
Pliprofundigo de la skizitaj principaj lingvofilozofiaj problemoj troviĝas en jenaj (parte Germanlingvaj) kontribuaĵoj de Ŝulco, Frank kaj Stachowiak al la revuo «Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft/Humankybernetik».
-7-
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 1,2,25,48] Foto: kvin viroj starantaj antaŭ la Zamenhof-Monumento en Sabadell; unu el ili tenas gazeton en la mano.
EN LA 131-JARA NASKIĜDATO DE LA MAJSTRO.
La 16-an de decembro 1990, vizite al la Zamenhof-Monumento de la urbo Sabadell, starigita en ties samnoma Bulvardo, grupo da kvin estraranoj de la loka Delegacio de «Kultura Asocio Esperantista» (=KAE) pozis antaŭ ĝi jenavice: L. Serrano Pérez, R. Manau Torres, J.Mª Galofré Domingo, V. Hernández Llusera kaj S. Torné Grau, tiu ĉi lasta kun gazeto en la mano. Saman fotografaĵon, kun raporteto pri tiu Esperanto-Tago, publikigis la urba ĵurnalo «Diari de Sabadell».
******************************
GRAVA ESPERANTO-EKSPOZICIO EN LA URBO TERRASSA
Ĝi sukcese okazis, de la 3-a ĝis la 20-a de decembro 1990, en la tiea institucio «Centre Cultural», organize de la Delegacio de KAE en Terrassa, kiu tre altire prezentis diversspecan materialon niamovadan, kunlabore kun ĝia membro Josep Cervelló, kontribuinta per selektita kolekto da valoraj Esperantaĵoj, precipe filatelaj. Per tiu ekspozicio oni celis ĝeneralan informadon pri la Zamenhofa Lingvo, por kies lernado baldaŭ ekfunkcios nova kurso, gvidata de nia tiuurba amiko Ernest Roca i Genescà.
ATENTIGO AL ĈIUJ ESPERANTO-KURSGVIDANTOJ
Aldone al nia alvoko pri la librodonaco de s-ino Mimó, aperinta en la KAE-INFORMILO nº 17, paĝo 7, ni estos dankaj se ĉiu kursgvidanto, petonta Esperanto-libron por sia progresinta lernant(in)o, bonvole kunsendos samtempe 4 poŝtmarkojn de 25 pesetoj, por kovri la ekspedokoston. Sia peranto: Luís Serrano Pérez, C/. Font Nova, 32. E-08202 SABADELL (Barcelona).
«MOTNAIP-LUDO» – Nova ludkartaro por praktik(ig)i Esperanton kaj samtempe amuzi sin. Petu kompletan informon al TUTMONDE, Apartat 313, E-08220 TERRASSA (Barcelona).
-12-
— imatge 5 —
Nur unu rimarkigon pri esenca aserto de Rikardo Ŝulco permesas al si la subskribinto, ĉar estas tuŝata lia psikokibernetika laborkampo. Ŝulco pledas respekti ian daŭron de la estanteco. Tiu ĉi «nundaŭro» estas mezurebla psikologia parametro, kies aĝ- kaj inteligentecdependa longeco plej ofte atingas ĉirkaŭ 10 sekundojn. Tiu ĉi kapablo de nia menso, konservi konscia kvazaŭ aŭtomate dum iu nuna tempointervalo ĉion, kio ĵus ekkonsciiĝis, ebligas la pripensadon – interalie pri la esenco de la nuno mem. Ni kapablas pripensi kun Newton kaj Kant abstraktan temposkalon por la fiziko, sur kiu antaŭen kuras abstrakta nuno reduktita al sendaŭra tempopunkto. Sed ni ankaŭ kapablas, inverse, per koncizigo, bildigi al la psikologia nuno pli longajn tempointervalojn, se nur ili enhavas la psikologian nunon, ekzemple la nunan tagon, la nunan semajnon, la nunan jarcenton aŭ iun alian tempointervalon, pri kiu ni parolas tute nature en la prezenco. Pro tio nia lingvo ebligas uzi la prezencon eĉ por la ĉiamo (kiu ja ankaŭ enhavas la nunon), ekzemple kiam ni diras, ke du oble du estas kvar – fakto, kiu ja neniam ekestis kaj neniam finiĝos. Tio tuŝas kernan problemon de la verko de Rikardo Ŝulco – do la verko estas de la psikokibernetika nocio de la nundaŭro tuŝata.
Profesoro doktoro Helmar Frank
prezidanto de la
Akademio Internacia de la Sciencoj
LA MALBONA LINGVO
Jen prilingva studaĵo 27-paĝa, ankaŭ ĵus eldonita de la Esperanto-Centro Paderborno (Germanujo). En tiu intereson vekanta kajero, kompetente verkita de profesoro Rikardo Ŝulco, estas objektive komentariata la lingvaĵo de la libro «La bona lingvo», en kiu la aŭtoro Claude Piron, ankaŭ konata laŭ la pseŭdonimo Johán Valano, pritraktas Esperantologiajn temojn, kvazaŭ li eksklude posedus iun senerarân aŭtoritatecon.
La recenzanto de lia verko, profesoro Rikardo Ŝulco, analize reliefigas plurajn kontraŭ-Fundamentajn malĝustaĵojn, kiuj «bonas» al Piron, kies «bonanta» lingvaĵo aparte prezentas tutan serion da misverbigitaj radikoj, kiun procedon jam frue D-ro Zamenhof kategorie malkonsilis. Jen kelkaj el tiuj distorditaj vortoj: objektivi, riĉi, komparebli, arti, uniki, belstili, justi, akceptebli, beli, malsami, trovebli, fideli ktp. Prave profesoro Ŝulco diras: «Ĉiuj ĉi verboj normale kaj kutime ne ekzistas en Esperanto. Oni estas aŭ ne estas objektiva; sed diri, ke oni objektivas, estas sensencaĵo. Eĉ la ĝenerale tiom tolerema Plena Ilustrita Vortaro ne enlistigas ĝin. Oni estas aŭ ne estas riĉa , sed oni ne riĉas. Io estas arta aŭ ne, sed ne artas. Io
-8-
estas unika aŭ ne, sed ne unikas kaj tiel plu». Bedaŭrinde spacomanko ne permesas al ni ankoraŭ plu transtajpi la ceterajn malĝustaĵojn plukitajn el la lingvaĵo uzata de Claude Piron en sia libro, misgvide titolita «La bona lingvo», kies aĉeton propasperte ni ja ne povas rekomendi.
KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ EL HISPANUJO AKTIVAS EN SUD-AMERIKO
El Oaxaca, Meksikio, ni informiĝis, ke la Katalunaj Pia-Lernejanoj (=escolapios) P. José Mª Claramunt kaj P. Ignasi Peguera, tie oficantaj kelkajn jarojn kiel instruistoj, vizitis pasintajulie, kune kun 4 junaj Esperantistoj el ilia lernejo, la Universalan Esperanto-Kongreson en Havano, kie ili prezidis la Ekumenan Diservon kaj celebris Katolikan meson. Kiel sciate, en Oaxaca okazis la Universala PostKongreso, kiun ĉeestis 90 Esperantistoj el 19 landoj. P. Ignasi Peguera, tie nomata Pastro «Nacho», gvidas Esperanto-kurson al 200 gelernantoj el COU en la tiuloka «Instituto Gracida», kies direktoro li estas, kaj ankaŭ instruas nian lingvon al 42 personoj, inter ili kelkaj instruistoj kaj universitatanoj, en la institucio «Consolacion», kies paroĥestro estas nia kara amiko P. Claramunt, UEA-del. tiea.
ESPERANTO-LIBRO EN ĈIU BIBLIOTEKO!
Sub tiu ĉi slogano, la Barcelona Esperanto-Centro komencis kampanjon, dum kiu estos donace distribuataj du valoraj libroj jene: cent ekzempleroj de la titolo «Esperanto en prospektivo», en unua etapo; kaj 100 pliaj ekzempleroj de «La homa vivaventuro», en dua etapo. Ambaŭ titoloj estas verkitaj de la membro de la KAE, s-ano Giordano Moya Escayola, el Terrassa.
AKTIVA SAMIDEANO, DISTINGITA
La Kataluna organizacio «Associació Amics de l’Esperanto», kun sidejo en la sud-Franca urbo Perpinyà, registris la prezidanton de la Barcelona Esperanto-Centro, s-ro Salvador Aragay, kiel «Honoran Membron» de tiu apud-Pirinea urbo.
KONSIDERENDA NUANCIGO PRILINGVA
En la propozicio oni devas zorge atenti la ĝustan situigon de ĝiaj frazelementoj, por ke tiuj ĉi estu akordaj kun la rilativo «kiu». Komparu jenajn du klarigajn ekzemplojn: «li donis al sia amiko pomon, kiu estis putrinta» kaj «li donis po-
-9-
— imatge 6 —
mon al sia amiko, kiu estas putrinta». Per tiu ĉi lasta ekzemplo oni fakte diras, ke ne la pomo, sed la amiko estas putrinta, kaj tion oni ne kuraĝus supozi. Tamen, tiu missupozo povas esti samtekste forigata per ripeto de la objekto pomo, post la rilativo «kiu», nome: «li donis pomon al sia amiko, kiu pomo estis putrinta».
CENTJARECO DE ESPERANTISTO, TRE PRESTIĜA FOLKLORISTO
Nunperiode oni jubileas, en Katalunujo, la centjarecon de la karmemora s-ano Joan Amades Gelats, naskiĝinta en Barcelono la 23-an de aprilo 1890. Publicisto sin specialiginta en la Kataluna folkloro, pri kiu li verkis valorajn librojn kaj artikolojn. Esperantisto de 1907, fondis kaj prezidis la regionan organizacion KEF, kaj kunorganizis la 5-an Universalan Kongreson de Esperanto en Barcelono, la jaron 1909. Kiel hobion, (*) li proprakoste eldonadis riĉan Esperanto-kolekton el diversbildaj propagandmarkoj, kune kun malsamtitolaj gazetoj nialingvaj, da kiuj lastaj li kurioze nur aperigis ilian unuan numeron, laŭdire por tiel ruze stimuli siajn sammarotajn [?] (*) korespondantojn.
(*) Kiel konate, en Esperanto oni esprimas la eksterprofesian, preferatan okupon, diversmaniere, interalie per : amata ĉevaleto, ŝatokupo, maroto (PIV) kaj hobio (PIV-Suplemento).
[BILDO p.6 | 43,50,60,67] Emblemo de la kongreso: rombo kun kvinpinta stelo kaj la numero 51, ĉirkaŭita de la vortoj «HISPANA KONGRESO».
51a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO
LA LAGUNA · TENERIFE 14-19 JULIO 1991
Jen ĝiaj bazaj kongreskotizoj, se frutempe pagotaj:
Kongresano 2.500. Kongresano membro de HEF 2.000. Kunul(in)o de kongresano 1.500. Juna membro de HEJS, ĝis 30-jara, 1.000. Gejunuloj ne membroj de HEJS kaj emeritaj aŭ infanaj kongresanoj: 1.200. Senlaboruloj, fotokopie pruvantaj sian senokupecon, 300. Eksterlandanoj senpage. — Enskribu vin ĉe la Kongressekretario Antonio Ferrer, Apartado 39. E-38200 La Laguna (Canarias), samtempe transpagante la koncernan kotizon al: 51-a Hispana Kongreso de Esperanto, konto nº 0213300017.583.1. de Caja Canarias en La Laguna (Canarias).
-10-
ABONOJ KAJ KOTIZOJ POR LA JARO 1991, KUN LA SUBE KONCERNA PERANTO:
Plenkotiza SAT-aneco, kun «Sennaciulo», kostas 2.200 ptojn.
Novaj SAT-anoj pagas, la unuan jaron, iom pli » 2.360 «
Sama kotizo, nur valida por emeritoj, » 1.650 «
Sama kotizo, nur por gejunuloj ĝis 25-jaraĝaj, » 1.100 «
Nura abono al la monata «Sennaciulo», » 1.750 «
Nura abono al la jara «Sennacieca Revuo», » 450 «
Abono al «Kajeroj el la Sudo», se SAT-ano, » 500 «
Abono al tiu sama revuo, por ne SAT-ano, » 800 «
-Pagojn oni sendu al la SAT-peranto en Hispanujo, s-ano Ramon Manau Torres, C/. Montseny, 5 piso. E-08208 SABADELL.
Membro, kun jarlibro kaj revuo ESPERANTO, kostas 3.450 ptojn.
Se juna ĝis 29-jara, ankaŭ ricevas KONTAKTO-n » 3.450 «
Simpla abono al la revuo ESPERANTO, sen UEA-aneco, » 2.070 «
Abono al la revuo KONTAKTO, sen aneco en UEA/TEJO, » 1.040 «
Membro dumvive ricevanta la jarlibron kaj revuon, » 86.250 «
-La respektivan pagon bonvole transsendu — aŭ eventuale pliajn detalojn tiurilatajn petu — al la Hispana peranto de la «Universala Esperanto-Asocio»(=UEA), s-ano Juan Azcuénaga Vierna, C/. General Dávila, 127 portal 7, 2 izda. E-39007 SANTANDER.
HEF-kotizo, kun ĝia organo BOLETIN, kostas 1.700 ptojn.
Por senlaboruloj, emeritoj kaj junuloj, » 1.200 «
-Pagojn oni sendu al la kasisto de la «Hispana Esperanto-Federacio» (=HEF), s-ano José Mª Bernabeu Franco, ĉe «Banco Español de Crédito». Konto nº 138.150507.9. E-03360 CALLOSA DE SEGURA (Alicante).
Abono al la gazeto HEROLDO DE ESPERANTO, kostas 1.800 ptojn.
IKEK-kotizo, kun la periodaĵo INTERNACIISTO, » 1.500 «
-La respektivan pagon adresu al ilia peranto en Hispanujo, s-ano Luís Serrano Pérez, C/. Font Nova, 32. E-08202 SABADELL.
LA GAZETO, altnivele kultura Esperanto-revuo, kostas 2.100 ptojn.
-Tiun ĉi abonprezon oni transpagu al ĝia peranto en Hispanujo, s-ano Luís Mª Hernández Izal, Apartado 83. E-08720 VILAFRANCA DEL PENEDÈS (Barcelona).
MINIMUMAPREZA ESPERANTO-INFORMILO. Tia fakte estas la organo de la KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA (=KAE), aperanta ĉiun trian monaton. Vidu, en paĝo nº 1, kien adresi ĝian 500-pesetan abonon.
-11-
Núm. 23, primavera de 1992

Coberta del KAE-Informilo Núm. 23, primavera de 1992.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 56,2,79,23] Emblemo de KAE: flirtanta flago kun kvinpinta stelo antaŭ radioj, kaj standardo kun la vorto «kae», la surskriboj «Kultura Asocio Esperantista» kaj «Associació Cultural Esperantista», kaj sube «Katalunujo».
C/. Montseny, 5, 1-er. E-08208 SABADELL
C/. Menéndez Pelayo, 65. E-08223 TERRASSA
Nº 23 – Sesa aperjaro. Monattria informilo. Printempe de 1992.
MEMORINDA FESTO, POST POZITIVA KAE-KUNVENO
Sub ĝia anoncita tagordo, specifita frontpaĝe de la antaŭa KAE-Informilo nº 22, tiu Ĝenerala Jarkunveno finiĝis kun esperigaj perspektivoj. Krom la objektiveco, laŭ kiu estis pragmate analizataj ĉiuj tagordaj temoj, estas aparte menciindaj, ĉar same interesaj, la jenaj jam aprobitaj punktoj: 1) Konfirmi, ke la «Dua Esperantista Rendevuo», jam preparata de la Katalunteritoria organizacio KAE en kunlaboro kun la majorio de la Barcelonaj Esperanto-grupoj, definitive okazos dimanĉe la 7-an de junio nunjara, en la Kataluna urbo Vila-rodona (Tarragona). Efektive, post personaj demarŝoj ĉe la aŭtoritatuloj tieaj, la KAE-prezidanto, s-ro José Mª Galofré Domingo, mem naskiĝinta en tiu urbo, atingis ilian plenan apogon por tie digne aranĝi la menciitan Rendevuon, kadre de kiu estos inaŭgurata strato kun la nomo ESPERANTO; 2) Akcepti la proponon organizi literaturan konkurson, specife bonhumoran, je internacia nivelo, kies realigon sugestis kaj mem sin oferis prizorgadi, nia aktiva s-ano Luis Serrano Pérez; 3) Kaŭze de la kreskanta inflacio, oni unuanime interkonsentis aktualigi, ekde la venonta jaro 1993, la Asocian jarkotizon ĝis 700 pesetoj, kiu monsumo plue inkludas la sendon de ĝia organo KAE-Informilo, kies aparta abono same restos minimumapreza, nome ĝi nur kostos 700 pesetojn jare.
Cetere, konforme al la Esperanta proverbo: «Rakontu faktojn, ne esperojn!», ni rezignas tie ĉi fantazii pri aliaj ambiciaj projektoj pritraktataj dum la Ĝenerala KAE-Kunveno, sed aparte rakonti ne anoncitan programeron, kiu ja tre sukcese okazis post la menciita Kunveno. Efektive, en apuda ĉambro de la Sabadell-a institucio «Centre Cívic de la Creu Alta», rendevuis
-1-
— imatge 2 —
[BILDO p.2 | 8,3,30,57] Foto: juna fraŭlino kun longaj malhelaj haroj, portanta transbrustan rubandon kun stelo kaj la surskribo «KAE Pubilla 1992».
grandnombra publiko por spekti la elekton de la «Pubilla (=Majoratulino) Esperanto 1992», kiun titolon ricevis f-ino Ingrid Goset Sánchez, lernantino de la elementa Esperanto-kurso gvidata de s-ano Ramon Manau. Inaŭguris la feston enkonduka paroladeto de la KAE-prezidanto kaj precipa motoro de tiu evento, s-ano Galofré, kiu krome liveris po belan florbukedon al la du «Majoratulinoj Esperanto» 1991 kaj 1992, nome f-inoj Montserrat Figueras kaj Ingrid Goset, kiuj siavice ankaŭ reciprokis, per delikataj donacoj, siajn kursgvidantojn, s-anojn V. Hernández Llusera kaj Ramon Manau Torres, kaj aparte, iliajn respektivajn edzinojn. Plie, la kvar diverssocietajn Majoratulinojn lokajn, kiuj estis speciale invititaj ĉeesti tiun feston, oni ankaŭ regalis per belaspekta informlibro pri Esperanto. Kiel finon de tiu simpatia aranĝo, la KAE-Delegacio de Sabadell, kiu proprakoste organizis ĝin, oferis apetitigan lunĉon al la ĉeestanta publiko. La lokaj televido kaj ĵurnalo favore raportis pri tiu evento. Supre, en la foto, pozas la 16-jara KAE-Majoratulino Esperanto, fraŭlino Ingrid Goset Sánchez, el Sabadell.
KONSPIRO DE SILENTO KONTRAŬ ESPERANTO
En la grava Katalunlingva ĵurnalo «Diari de Barcelona», de la 18-a de januaro nunjara, la KAE-estrarano, s-ano Martí Guerrero i Cots, per trafaj konkludoj replikis, sub la supra kaptitolo, la neajn argumentojn, kiujn iu artikolisto antaŭe publikigis en tiu ĉiutaga gazeto. S-ano Guerrero aparte emfazis en sia respondo, ke Zamenhof neniam diris, ke Esperanto eliminos iujn el la jam ekzistantaj lingvoj, sed ja tute kontraŭe, ke oni devas respekti kaj potencigi la propran lingvon de ĉiu etno, kaj ke per la simpla, neŭtrala Esperanto, ĉiu gento povos rekte kaj facile interkomprenigi sin.
L A M O V A D O
KONKURSO POR AKTIVIGI ESPERANTISTOJN
Bernard Golden
Unu el la oftaj kritikoj pri la kluba vivo nuntempe en multaj landoj temas pri ĝia stagnado. Membroj venas por ĝui la societan vivon; ili babiladas – prefere krokodilante -, trinkas kafon aŭ teon, kaj pasive spektas diapozitiv-prelegojn. En la sekvaj kunvenoj estas similaj programoj. Agante tiel, la samideanoj faras nenion por plialtigi la nivelon de sia lingvoscio kaj apenaŭ alportas pozitivan kontribuon al la celoj de la Esperanto-movado. Antaŭ dudeko da jaroj, kiam mi respondis pri programoj de la semajnaj kunvenoj de urba Esperanto-grupo, mi serĉis manierojn aktivigi la klubanojn, t.e., instigi ilin al plenumo de agoj, kiuj havas signifon kaj gravecon ne nur por la individuoj mem, sed ankaŭ por la Esperanta komunumo.
Ĉar homoj ĉie en la mondo emas partopreni en konkursoj, mi elpensis specon de ludo, en kiu povas havi rolon ĉiu membro de la loka grupo, senkonsidere de lia aĝo, eduko aŭ lingva kompetenteco. Alivorte dirite, la konkurso konsistas el multaj variaj tekstoj, kies plenumado estas ebla por ĉiuj, eĉ tiuj, kiuj komencas lerni la lingvon. Partoprenantoj devas, dum periodo de unu jaro, kolekti poentojn, kiujn ili ricevas por diversspecaj agadoj. La kluba sekretario kolektas informojn pri la gajnintaj poentoj kaj, okaze de la Zamenhofa memorfesto en decembro, anoncas la sumojn. Tiam oni decidas pri la homoj, kiuj ricevos premiojn, kiuj estu en la formo de libroj.
La unua paŝo estas atribui poentojn, kiuj spegulas la gravecon de la agadoj de la klubanoj. Mi preparis la sekvan provizoran liston laŭ kategorioj. Iom da arbitreco ne estas evitebla, do la poentoj por ĉiu tasko povas esti modifitaj konforme al specialaj kondiĉoj en ĉiu klubo.
Agadoj — Poentoj
A. Membreco en organizaĵoj
- loka klubo — 10
- landa asocio — 20
- internacia organizaĵo — 30
- (kromaj poentoj por membreco en fakaj kaj junularaj organizaĵoj)
- loka — 10
- landa — 20
- internacia — 30
B. Plenumo de funkcioj
- prezidanto — 100
- vic-prezidanto — 50
-3-
— imatge 3 —
B. Plenumo de funkcioj (sekvas) — Poentoj
- sekretario — 75
- kasisto — 50
- bibliotekisto — 25
- estrarano — 20
- komitatano — 10
- (Tiuj ĉi poentoj estas por la loka grupo; por funkcioj en landa organizaĵo, multobligu per du, kaj por internacia organizaĵo, multobligu per kvar).
C. Ĉeestado en kunvenoj, seminarioj, kongresoj ks.
- lokaj klub-kunvenoj (por ĉiu tago) — 5
- landaj aranĝaĵoj — 25
- internaciaj aranĝaĵoj — 50
- Universalaj Kongresoj — 100
Ĉ. Frekventado de lingvokurso en klubo aŭ aliloke (nur por la kursfinintoj) — 100
D. Akiro de atestiloj
- elementa — 100
- mezgrada — 200
- altgrada — 400
- speciala atestilo (por instruado, tradukado, ĉiĉeronado) — 500
E. Instruado (por ĉiu aparta kurso)
- neprofesie kvalifikita instruanto — 150
- profesia lingvoinstruisto aŭ esperantisto kun instrurajta atestilo — 300
F. Redaktado
- bulteno de la loka grupo — 100
- organo de la landa asocio — 200
- faka periodaĵo — 300
- internacia periodaĵo — 500
G. Verkado, tradukado, recenzado, ks.
- (dek poentoj por ĉiu paĝo en publikigita verko)
Ĝ. Partopreno en la kluba vivo
- organizo de programo — 100
- prezentado de programero — 25
H. Korespondado
- por ĉiu bildkarto ricevita — 10
- por ĉiu letero ricevita — 25
Ĥ. Propagandado kaj varbado
- artikoloj en gazetoj, leteroj al la redakcio, radio – kaj televid – intervjuoj — 50
- inform-prelego pri Esperanto en ne-esperantista medio — 100
- partoprenado en publika manifestacio — 25
- varbado de novaj membroj (por ĉiu membro) — 25
-4-
En ĉi-speca konkurso, partoprenantoj konkuras ne nur kontraŭ aliaj homoj. Ĉar estas evidente, ke pli spertaj esperantistoj havas grandajn avantaĝojn, kiujn malfacile povas superi nove bakitaj esperantistoj, estas necese krei rimedon por kompensi la handikapon. Tion oni faras, ebligante al ĉiu konkuron ankaŭ kontraŭ si mem. En ĉiu dujara periodo oni komparas la poentaron de la konkursantoj, kaj tiuj, kiuj montras la plej grandan sumon kompare kun tiu de la antaŭa jaro, estos premiitaj. Tiu ĉi procedo donas al ĉiuj konkretan, objektivan manieron mezuri sian laŭgradan progreson kiel esperantisto kaj servas por intensigi ilian intereson kaj kuraĝigi ilin fariĝi pli aktivaj. La konkurso havas ankoraŭ unu dimension: konkurado inter grupoj. Ĝi estas utila maniero taksi la agadon de pluraj similaj lokaj kluboj en regiono aŭ lando. Tiel, fine de la jaro estas eble scii, kiu grupo havas la plej aktivajn kaj produktivajn membrojn laŭ la totala poentaro de ĉiuj partoprenantoj. En tiu ĉi kazo, estas necese proporcie ĝustigi la poent-rezultojn, por ke klubo kun multaj membroj ne havu malĝustan avantaĝon kontraŭ malpli granda grupo. Cetere, ĉiuj kluboj devas akordi pri la atribuado de poentoj.
Januaro 1992
Bernard Golden Damjanich u. 1/C. I. 8. H-8200 Veszprém (Hungarujo)
ESPERANTO SUR LIA VOJO
Hodiaŭ aperas en tiu ĉi rubriko, en kiu estas daŭre intervjuataj aktivaj KAE-membroj, aparte diligenta esperantisto, sur kies ŝultroj plurfoje kaj diversmotive pezis/as tre respondecaj taskoj koncernaj al nia Movado. Temas pri s-ano Santiago Torné i Grau, naskiĝinta en Cervera (Lleida), sed jam longatempe loĝanta en Sabadell (Barcelona). Efektive, lia efika kunlaborado en multaj el ĝiaj eventoj fariĝis pozitive decida , precipe rilate la organizadon de iamaj Renkontiĝoj kaj similaj aranĝoj, inter ili, la Esperantista SAT-Kongreso Internacia, en 1986, kaj la Jubilea Kongreso Hispana de Esperanto, en 1990, tiuj ĉi okazintaj en la Kataluna urbeto Sant Cugat del Vallès (Barcelona), kun tre favora rezulto financa, danke al lia modela protagonismo, kiun li ambaŭfoje dividis kun sia amiko Ernest Roca i Genescà, el Terrassa. En la «Unua Esperantista Rendevuo», kunvokita pasintjare en Moià (Barcelona), li ankaŭ servoprete kontribuis al ĝia organiza sukceso.
Tia estas nia amiko Torné i Grau, persono kun optimuma laborkapablo, kompetenta esperantisto, eĉ se li modeste kvalifikas sin «eterna komencanto». Li krome estas ĉiam disponebla preni sur sin la plej delikatajn funkciojn en la organizacio
-5-
— imatge 4 —
«Kultura Asocio Esperantista» = KAE. La aliajn karakterizaĵojn de lia esperantista personeco, s-ano Torné i Grau tuj sekve klarigas en respondo al niaj demandoj:
KIAM, KIAL, KIEL KAJ KIE VI INTERESIS VIN PRI ESPERANTO?
La unuan fojon, en kiu mi aŭdis prononci la vorton Esperanto, rilatan al internacia lingvo, fluis el la lipoj de mia karmemora patro, komence de la jaroj ´40-aj; tamen li samtempe klarigis al mi, ke tiu «invento» fiaskis, ĉar kvankam ĝian celon li opiniis bonega, ĝi ŝajne ne trovis la necesajn adeptojn por ĝia progresigo.
Poste, proksimume la jaron 1950, mi vidis Esperanto-metodon en la biblioteko de mia naskiĝurbo CERVERA – kie mi rezidadis -, kiu libro min surprizis, ĉar ĉiam mi estis pensinta, mi ne scias kial, ke Esperanto estis nura projekto.
En tiuj jaroj mi estis konstanta leganto de la kultura revuo «Destino», en kiu iun tagon mi legis leteron al ĝia direktoro, kun certaj manifestoj malfavoraj al la kreaĵo de D-ro Zamenhof, kiu letero estis senprokraste respondata de D-ro Rafael Herrero Arroyo, tiutempe HEF-prezidanto, per konvinkaj argumentoj, miaopinie nerefureblaj. Mi memoras, ke tiu bedaŭrata D-ro menciis en sia repliko, inter aliaj faktoj, la ekzistadon de la «Hispana Esperanto-Federacio» kaj ankaŭ la omaĝon, tiutempe ĵus dediĉitan al Patro Marko Lliró Riera, pialernejano en la urbo Sabadell. Ĉar en tiu repliko aperis neniu adreso, al kiu demandi pliajn informojn, mia sciemo pelis min tuj skribi al la menciita Pastro Lliró, kiu afable min oportune komplezis indikante, kie troviĝis la domicilo de tiu niamovada Federacio, kaj sekve, ekde tiam mi estas varbita en la vicojn de la amikoj de la Internacia Lingvo Esperanto.
Malgraŭ tio, ke mi ĉeestis paron da kursoj, el kiuj la unuan mi eklernis per korespondado, gvidata de la karmemora profesoro Ramon Molera i Pedrals, mi devas taksi min kiel «eternan komencanton» de Esperanto.
ĈU VI POVAS RAKONTI AL NI IAN ANEKDOTON EL VIA JAM IOM LONGA VIVO ESPERANTISTA?
Mi ja volus tie ĉi rakonti spritan, aŭ edifan anekdoton, kies enhavo laŭeble vekus intereson ĉe la amikoj, kiuj eventuale povus ĝin tralegi, sed jen insiste aperas en mia kapo iu proprasperte vivinta periodo, kiun mi mem konsideras, eĉ se realisma, plej negativa anekdoto, nome: Laboraj malfacilaĵoj, ĉiutempe ekzistantaj ie ajn, devigis min funkcii kiel oficisto en banko de la Pirinea landeto Andoro. Tie mi respondecis pri giĉeto por interŝanĝado de eksterlanda mono. En tiu posteno mi oficis preskaŭ tri jarojn kun la verda stelo sur la butontruo, antaŭ konstanta defilado de personoj parolantaj la plej diver-
-6-
sajn idiomojn, kiuj klientoj, aparte la servon de monŝanĝo de mi ricevitan, daŭre demandis al mi pri la plej neverŝajnaj informoj en kiu ajn lingvo, per desegnaĵoj, per gestoj, per grafikaĵoj, aŭ helpe de la plej strangaj komunik-manieroj. Sed neniam, neniam, eĉ ne pro eraro, aŭ simple pro sciemo, neniu sin interesis demandi al mi, kion signifis tiu mia tre videbla verda stelo, kaj neniu iam min simple salutis per la kutima: «Bonan matenon!», kio tiom multe estus pleniginta min de ĝojo .
FINE, KIAN MESAĜON VI ADRESUS AL LA VERDASTELA POPOLO HISPANA, POR KE ĜI PLEJ PRAGMATE STREBADU AL LA DE NI ĈIUJ SOPIRATA OFICIALIGO DE ESPERANTO?
Dum mia preskaŭ kvardekjara aktivado en la esperantista movado, mi konatiĝis kun samideanoj en- kaj eksterlandaj el plej diversaj klasoj sociaj, konsiderante eksterlandaj tiujn rezidantajn trans la Pireneoj. Kun mia plej granda respekto por miaj samlandanoj, kaj inkludante min la unua, mi kredas, ke al ni ĉiuj mankas certa formiĝo universitata, por ne diri intelektula, kiuj sendube liverus al ni la necesan prestiĝon por atingi la plej deziratajn celojn. Tial mi pensas, ke ĉiujn klopodojn por disvastigi Esperanton, ni devus direkti al la universitata gejunularo, kiun hodiaŭ bonŝance konsistigas granda procento de la loĝantaro ĉiuurba. Se oni atingus la enkondukon de la Internacia Lingvo en la universitatojn, tiam certe forviŝiĝus, kiel sorĉa arto, tiu skeptika rideto, kiun kelkfoje ni vekas parolante pri Esperanto kun la ĝeneralularo nialanda, kiu vole aŭ ne vole ignoras nin. Ke poste nia lingvo estus oficiale rekonita, kiel efektive jam okazis antaŭ longe en la Hispana Ŝtato, tio fakte favorus nian strebadon aktualan, sed miaopinie sen ekscese grava influo.
Intervjuis VELUS
ĈU ONI FAKTIGOS LA REVON OFICIALIGI UNIVERSALAN LINGVON?
La biblia rakonto pri la «Babelo-Turo» kaj la konfuziĝo de la lingvoj signas jam la dramon, kiu reprezentas por la homaro ne perdi unu solan lingvon. En la antikveco, Platono, Aristotelo, Lukrecio ktp, parolis pri la problemoj, kiuj ekzistas en la uzado de diversaj lingvoj; malgraŭ tio, neniu el ili proponis lingvon internacian. Nek en la periodo de la «Dolce stil novo», Gonizelo, Danto ĝis la «Humanismo», Petrarko, Bokaĉio, nek en la «Renesanco» oni konscienciĝis pri la afero, kaj estis ekde la jaro 1661, kiam oni komencis la unuajn paŝojn , ĝis la enciklopediistoj de la 18-a jarcento, kiuj malgraŭ siaj alportaĵoj, ne multe prosperis.
En 1797 Maimieux publikigas sian verkon «Pasigrafia», rilata nur al skribado; tiamaniere oni komencis fari studojn,
-7-
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 8,2,37,27] Foto-kopio de la ŝtonplato de la strato: «RONDA DE ZAMENHOF – LEJZER LUDWIK ZAMENHOF – BIALYSTOK 1859 – VARSÒVIA 1917 – LINGÜISTA – CREADOR DE L’ESPERANTO».
GRANDA TRAFIKVOJO, AVANGARDE NOMATA LAŬ D-RO ZAMENHOF
Jen reduktita fotokopio de nova ŝtonplato por la vivoplena RONDA ZAMENHOF (RONDA=BULVARDO), en la Kataluna urbo SABADELL (Hispanujo). Laŭ la Enciklopedio de Esperanto, tiu tre grava arterio, kiun nun krome ornamas Monumento al la Majstro, frue ricevis, la unua en la mondo, la nomon de D-ro Zamenhof, en 1912-07-14.
BONVENA ESTOS (RE)ABONO AL NIA «KAE-INFORMILO»!
Tiel vi helpos kaj samtempe stimulos nin plue daŭrigi la taskon disvastigi Esperanton. Do, ni estos dankaj, se vi bonvole tuj transpagas la koston de tiu abono, t.e., nur 600 pesetojn jare, per poŝta ĝiro aŭ trastrekita ĉeko banka aŭ ŝparkasa, al la KAE-kasisto, s-ro Santiago Torné i Grau, C/. Roca, nº 22 – 3º – 1ª, E-08208 SABADELL (Barcelona). Ĉiu ricevita monsumo estos oportune kvitancata.
«DUA ESPERANTISTA RENDEVUO», EN KATALUNUJO
Ĝi okazos en la urbo Vila-rodona (Tarragona), la 7-an de junio nunjara. Kadre de tiu tutregiona evento estos inaŭgurata strato kun la nomo ESPERANTO. Interesatoj ĉeesti ĝin, bonvole plenigu la kunsendatan aliĝilon laŭ ĝiaj instrukcioj. Pliajn informojn oni petu al la KAE-prezidanto, s-ro José Mª Galofré Domingo, C/. Canonge Joncar, 122 D, E-08208 SABADELL (Hispanujo).
KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO
Tiu ĉi 16-leciona kurso, kun riĉa ekzercaro plus dudirekta vortareto Esperanta-Kastilialingva, kostas entute la moderan monsumon de 2.500 pesetoj , kiu prezo inkludas ricevon de speciala kasedo, kun modela Esperantlingva prononcado de la Kroatujdevena Aŭstralia esperantisto, s-ano Milan Sudec. Gesimpatiantoj dezirantaj enskribi sin en tiun kurson, bonvole skribu al: KAE, KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO, C/. Font Nova, nº 32. Telf. (93) 727 50 21. E-08202 SABADELL (Barcelona).
-12-
— imatge 5 —
Kiam en 1880 Schleyer elpensis la lingvon Volapuko, kiu sukcesis iomete , sed en 1908 ĝi komencis stagni, ĉar ĝi posedas regulojn tre rigidajn, kiuj ne estas adaptitaj al la internaciaj vortoj, kaj konsiderante la modernajn Eŭropajn lingvojn, ĝi kunportis nek logikan nek facilan vortaron por rememori ĝin.
En la jaro 1887, D-ro Zamenhof prezentis al la mondo sian lingvon internacian, publikiginte broŝuron pri Esperanto. Ĝia sukceso estis pli malrapida ol Volapuko, sed Esperanto danke al la internaciaj kunvenoj kaj al la universalaj kongresoj, montris sian facilecon por esti facile lernata. Ekde 1902 Esperanto jam plene sukcesis, sed bedaŭrinde pro la unua mondmilito, ĝi stagnis. Post la mondmilito, ĝi reaperis, sed tiam kun alia vidpunkto. En 1926 la sindikatoj adoptis ĝin en siaj internaciaj rilatoj, tial ke la anarkiista kongreso de 1924 deklaris sin favora al ĝi. Pro tio, kiam aperis la faŝistaj movadoj en Germanujo, Italujo kaj Hispanujo, esperantisto estis sinonimo de marksisto, judo kaj komunisto; en Aŭstrujo, Ĉeĥoslovakujo kaj Nederlando, de framasono; en Bulgarujo oni diris, ke Esperanto estis la sekreta lingvo de la komunistoj; kontraŭe en Rusujo, kiam komencis en 1937 la Stalinista subpremo, la esperantistoj estis persekutataj kiel burĝoj, kapitalistoj ktp.
Por mi, persone, Esperanto devas esti instrumento de komunikado, kaj ne pasia standardo. Por mi, persone, nian landon ESPERANTUJO limas norde la paco, sude la amo, oriente la ĝojo kaj okcidente la toleremo. Kaj mi finas tiun kontribuaĵon per la parola komenco de la fina diskurso en la filmo «La Granda Diktatoro» de Charles Chaplin, nome: «Mi bedaŭras tion, sed mi ne volas esti imperiestro. Tiu ĉi ne estas mia metio. Mi deziras regi kaj konkeri neniun. Mi ŝatus helpi la tutan mondon se estus eble, la judojn, ĉiujn gentojn, la negrojn, la blankulojn. Ni volas reciproke helpi nin. La homoj estas tielaj. Ni volas vivi kun la feliĉo de la ceteraj homoj, kaj ne per ilia malfeliĉo. Ni ne emas malami kaj malestimi nin. Ĉe tiu ĉi mondo estas loko por ĉiuj, ĉar la bona tero estas riĉa kaj ĝi povas vivteni ĉiujn. La vivo povas esti libera kaj bela , sed ni perdigis nin. La avideco venenis la homan animon, ĝi starigis sur la mondo barojn de malamo».
M. López Zamora, sekretario de BEC
BONVOLA MONHELPO AL LA «KAE-INFORMILO»:
S-ano Vincent Caudet Armengol, el Francujo, tiucele donacis 100 francajn frankojn. Koran dankon pro lia altruisma subteno al nia KAE-organo.
PAPERSAKETO KUN SUKERPECO SURHAVANTA SLOGANON EN ESPERANTO
Ĝi estas uzata de la firmo «Bara Ezquerra», kun la jena teksto: «Vivu kaj sentu la Barcelonon de la ´92. Bonvena!!».
-8-
ESPERANTO KAJ ĜIA SIMBOLO
Sub tiu ĉi titolo aperas, en «Heroldo de Esperanto» nº 16 (1851), dokumentita artikolo el la plumo de s-ano J.K.Hammer, kiu tre objektive rakontas la historion de la Esperanto-simbolo t.e., la de Zamenhof aprobita verda stelo. Ĉar lia kriterio estas koincide proksima al tiu de nia organizacio KAE, (*) ni ne povas nin reteni pluke transskribi liajn jenajn asertojn: «La elekto de la stelo estis bona elekto. La kvinpinta stelo ja estas forta simbolo, konata jam en antikvaj tempoj, kaj trovebla en ĉiuj kulturoj. La standardoj de multaj landoj enhavas samformajn stelojn … Ne estas mirige, ke la kvinpinta stelo estas tiom vaste uzata. Krom la ekstera valoro, la stelo ankaŭ havas simbolan valoron por la Esperanto-Movado. La pintoj povas reprezenti la kvin kontinentojn, do la mondvastan karakteron de la Movado. Alia grava eco estas, ke la stelo estas facile uzebla kiel parto de alia, pli granda modelo. La verda koloro estas simbolo, almenaŭ en Eŭropo, de espero (N. de la R.: la vorton Esperanto oni derivis de espero).
La Estraro de UEA en decembro 1983 elektis simbolon por la Jubilea Jaro 1987. Poste venis proponoj uzi ĝin ĝenerale kiel internacian signon por la Movado. Oni povas dubi, ĉu tiu deziro estas saĝa. La uzo de nova simbolo ja grave malpliigas la valoron de la stelo, kiun oni jam dum jarcento vaste uzadas sur libroj, monumentoj (N. de la R.: la Zamenhofa Monumento en la urbo Sabadell surhavas ĝin), poŝtmarkoj, sur vestaĵoj, kaj ĉio ajn, kaj kies valoro por tio estas netaksebla. Cetere la nova simbolo (N. de la R.: la t.n. rugbeopilkeca surogato) estas infano de nia epoko, do baldaŭ ĝi aspektos malmoderna. Aldona malavantaĝo estas, ke la duobla «E» malfacile estas uzebla kiel parto de asociaj simboloj. Malgranda, ekzemple kiel insigno portata sur vestoj, ĝi apenaŭ estas rekonebla kaj certe ne aspektas impone. Kvankam multloke oni ekuzis ĝin, tamen ofte oni ornamas ĝin per stelo, per la vorto «Esperanto», aŭ per ambaŭ. Ebla pruvo, ke la nova simbolo ne plene kontentigas la publikon: komenciĝo de ĝia bankroto kiel internacia simbolo!
(*) Vidu, frontpaĝe de nia informilo nº 22, la KAE-mesaĝon:
«Ĉu rajtigita substituo de [BILDO p.5 | 76,68,84,75] la nova Jubilea simbolo (rugbeopilka formo kun duobla «E») al [BILDO p.5 | 87,68,94,76] la verda stelo kun la literoj UEA ?»
NEKROLOGOJ:
Forpasis du esperantistaj personuloj, nome prof. Waringhien mortis 90-jara en Parizo, la 20-an de decembro 1991. Prezidinto de la Akademio de Esperanto, kaj senlaca verkinto de grandnombraj [?] libroj, la majorio rilataj al nia Movado, i.a. la monumenta PIV.
S-ano Miquel Vilagran i Llorens, membro fondinto de la BARCELONA ESPERANTO-CENTRO, mortis ĉirkaŭ 80-jara, la 23-an de decembro 1991. Al lia edzino Maria, nian plej korsentan kondolencon.
-9-
— imatge 6 —
LIVERO DE LA «PREMIO KLARA SILBERNIK», EN 1992
[BILDO p.6 | 6,4,16,17] Ronda emblemo de la 52-a Hispana Kongreso, Mérida, kun kvinpinta stelo kaj monumento en la centro.
Kadre de la 52-a Hispana Kongreso de Esperanto, okazonta en Mérida de la 30-a de aprilo ĝis la 3-a de majo, la nunjara «Premio Klara Silbernik» estos liverata al s-ino Maria Paz Roces, edzino de la aktiva esperantisto el Gijón, s-ano Santiago Mulas Gallego, entuziasma partoprenanto en ĉiuj Kongresoj.
EŬSKA MONTARA AVENTURO
Tiu ĉi Esperantista Renkonto okazos nunsomere, de 13 ĝis 18 de aŭgusto 1992, ĉe Junulargastejo «Sankta Kristo de Otadia», en la Navara vilaĝo Alsasua (Eŭskujo). Geinteresatoj enskribisin , bonvole petu pliajn informojn al: Antton Ameyugo, C/. Gorbea, 4, 2, dcha. E-01008 Vitoria – Gasteiz (Eŭskujo).
ARTISMA DESEGNAĴO EN ESPERANTO-DIPLOMO
La presisto, s-ano Josep Vives i Serra, el Vilafranca del Penedès (Barcelona), mem kompostis,kaj altruisme ilin donacis, 200 ekzemplerojn de altira, tre bela diplomo por gekursanoj sukcese superintaj Esperanto-ekzamenon de la organizacio KAE. Pliafoje dankon al li.
TRE INTERESA, ĴUS AKTUALIGITA LIBRO-KATALOGO
Ĝia stoko estas alfabete listigita, kaj ĉar plene komputorita, tio permesis/os enŝovi lastmomente ricevitajn novajn titolojn en la koncernajn fakojn. Petu ekzempleron de tiu katalogo al: Libroservo de la Hispana Esperanto-Federacio, Apartado nº 119. E-47080 VALLADOLID (Hispanujo).
EN BARCELONO, LA ANTAŬKONGRESO UNIVERSALA DE ESPERANTO
Tiuokaze estas projektite, de 20 ĝis 23 de julio 1993, tuttaga ekskurso al la «Montaro Montserrat», vizitoj al la artjuveloj «Sankta Familio», «Muzeo Picasso», promenado tra la Olimpikaj instalaĵoj ktp. (Laŭ informo de la periodaĵo «KIO …?», organo de la «Junulara Esperantista Kataluna Asocio» – JEKA.
OFICIALA ANTAŬKONGRESO EN PRAGO, DE 19 ĜIS 25 DE JULIO 1992
La enskribilon kaj kompletajn informojn postulu kaj sekve pagu rekte ĉe CO de UEA, Nieuwe Binnenweg 176 NL-3015 BJ Rotterdam. (Nederlando). En Prago ankaŭ okazos, de 2 ĝis 9 de aŭgusto 1992. la «II-aj Internaciaj E-kursoj por Gejunuloj». Pliajn informojn petu ĉe Ĉeĥa E-Asocio, Jilska 10, CS-110 00 Praha (Ĉeĥoslovakujo).
-10-
[REKLAMO p.6] LA GAZETO — mondkultura sendependa esperantisma — PETU PROVNUMERON ĈE: LA GAZETO 55210 CREUE, FRANCIO
[BILDO p.6 | 53,3,75,40] Emblemo de La Gazeto: stiligita birdo aŭ plumo kun cirklo, inter krampoj.
TRANSNACIA EĤO DE LA KAE-ORGANO
En la Esperantlingva periodaĵo «La Gazeto», de marto 1992, aperas laŭda, altgrade stimula recenzo al nia KAE-Informilo, kiun honoron ties Redakcio kore dankas. El tiu 21-linia teksto, jen ni transskribas kelkajn vortojn sub ĝia titolo: «KAE, informilo de la Kultura Asocio Esperantista, el Katalunujo. Jam ses jarojn estas aperinta tiu ĉi ĉiam plaĉe interesa, tamen ofte preteratentata, informilo prikultura. Ĉiam plena je mallongaj pensigetoj, rimarketoj, raportetoj, lecionetoj, ĝi transdonas senton, ke iel Esperanto estas sukcesinta… (Apude, ni publikigas la adreson de tiu tre grava revuo internacia)
LA KAE-DELEGACIO EN TERRASSA ĜUAS NOVAN KLUBEJON
La pasintan 19 de marto nunjara, per simpatia paroladeto, kiun eldiris s-ro Quintí Montes en la nomo de la tiea magistrato, estis oficiale inaŭgurata delikate ĉarma kaj alloga lokalo teretaĝa, kiun tiu urba institucio senpage disponigas al la loka Esperanto-klubo KAE, nome de kiu danke respondis al li, per konciza interveno, s-ano Giordano Moya Escayola. La sufiĉanombra publiko ĉeestanta, intermiksita kun delegitoj de la KAE-estraro el Sabadell, speciale invititaj por tiu inaŭguro, amike konversaciis kaj tre interesate trarigardis belaspektan, prestiĝigan Esperanto-ekspozicion, kiun oni estis preparinta motive de tiu evento. Sinceran gratulon meritas la esperantistaro el Terrassa, precipe ĝia motoro, s-ano Ernest Roca i Genescà, tre aktiva kursgvidanto kaj estrarano de la organizacio KAE. Ekde nun, do, la nova, ekskludE por la tuturba Esperanto-movado valida adreso tiea, nome estas: «KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA» – KAE, C/. Menéndez Pelayo, 65. E-08223 TERRASSA (Katalunujo).
JEN TRI ATENTINDAJ DEVIZOJ EL MIMÓ KAJ ZAMENHOF RESPEKTIVE:
«Centjara tradicio nek sanktigas, nek sankcias eraron». «Logiko estas la fundamento de la Fundamento de Esperanto». «En la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon».
-11-
— imatge 7 —
UTILAJ ADRESOJ
KORESPONDA Esperanto-Kurso de KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA(KAE),adreso: C/ Font Nova 32. E-08202 SABADELL (Katalunujo).Telf. 727 50 21.
Koresponda Esperanto-Kurso de HEI.Poŝtkesto 2428. E-08080 BARCELONO
Libroservo de HEI. J.Climent. Telf. 308 95 99.
Llibreria Esperanto Vendo de libroj,videobendoj ktp.C/ Carreras Candi 34-36 E-08028 BARCELONA. Telf. (93) 240 26 62.
Libroservo de HEF,S-ro Luis Hernandez. Poŝtkesto 119 E- 47080 VALLADOLID.
Libroservo de UEA. Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ.ROTTERDAM. Nederlando.
Hispana Esperanto-Muzeo. D-ro Zamenhof 12,SANT PAU DE ORDAL. Telf.8993003 Ĉefdelegito de UEA. Juan Azcuenaga. General Dávila 127,portal 7,2º izda 39007 SANTANDER.
Peranto de Heroldo,por Hispanujo. Luis Serrano Pérez. Font Nova 32 08202-SABADELL
*********************************************
KATALUNTERITORIA ORGANIZACIO KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA C/Montseny 5, piso 08208 SABADELL
2ª ESPERANTISTA RENDEVUO
Esperanto en la servo de la eduko, la kulturo kaj la scienco.
[BILDO p.7 | 71,23,96,47] Emblemo de KAE: flirtanta Esperanto-flago kun stelo antaŭ radioj, kun rubando «kae» kaj la vorto «Katalunujo».
MUSEU MUNICIPAL DE LA VILA
DIMANĈE LA 7-an DE JUNIO
VILA-RODONA (Tarragona)
**************************
— imatge 8 —
2-a ESPERANTISTA RENDEVUO
Dimanĉe la 7-an de junio 1992 VILA-RODONA (Tarragona)
PROGRAMO
10.00 h. Malfermo de la Libroservo kaj Videoservo. 10.00 h. Malfermo de la Rendevuo. Salutoj de la reprezentantoj de Esperanto-Asocioj. 10.00 h. Prelegos Luis Serrano,pri la temo:»LAŬDO AL LA PANO» 10.30 h. Prelegos S.Aragaj: ĈU ESCEPTOJ EN LA DEKSES REGULOJ? 11.00 h. Informado fare de Augusto Casquero,Prezidanto de la O.K. de la 78ª U.K. en Valencio. 11.30 h. Disdonado de libropremioj al la gelernantoj de VILA-RODONA,sukcesintaj en la enketo pri Esperanto. 12.30 h. Inaŭguro,fare de la lokaj aŭtoritatoj de Esperanto-strato. 13.00 h. Vizito al MUZEO DE VILA-RODONA. 14.00 h. TAGMANĜO: (2000 ptojn)
Menuo:
Kanelonioj. Kuniklo kuirita kun saŭco. Kremo kataluna. Pano,vino,akvo. Pokalo da ĉampano kaj kafo.
«HOSTAL RODONYÀ» ***************
KUNLABORANTAJ ASOCIOJ
Esperanto-Centro Barcelona Biblioteko «Ramón Molera» Hispana Esperanto-Federacio. Hispana Esperantista Fervojista Asocio. Hispana Esperanto-Instituto. Hispana Esperanto-Muzeo. Kultura Asocio Esperantista(Katalunujo) Junulara Esperantista Kataluna Asocio. Tutmonde (Terrassa). Esperanto-Grupo «Jozefo Anglès» de Sant Cugat del Vallès. Esperanto-Grupo de Sant Pau d’Ordal Esperanto-Grupo de Mollet del Vallès. Esperanto- Grupo «Aŭroro». F.M. Secció d’Esperanto «Ĉiam Antaŭen». Horta. Secció d’Esperanto del Centre Ex. Puig. Santa Coloma de Gramanet. Esperanto-Grupo Moià Kaj ĉiuj delegacioj de Kultura Esperantista Asocio en KATALUNUJO. Girona Espero.
********************************************** **********************************************
ĈI TIUN ALIĜILON VI SENDU,KIOM EBLE PLEJ RAPIDE AL S-ro Santiago Torné Grau str. Roca 22, 3º 1º 08208 SABADELL
TELF. (93)725 34 21
ES PREGA OMPLIR I TRAMETRE BEN AVIAT AQUEST » ALIĜILO»,CAR EL RESTAURANT VOL SABER EL NOMBRE DE COMENSALS CINC DIES ABANS.
KUNLABORAS : » GENERALITAT DE CATALUNYA» URBOESTRARO DE VILA-RODONA
2ª ESPERANTISTA RENDEVUO
Antaŭnomo…………..Familiaj nomoj………….. Esperanto-Asocio aŭ Grupo……………… Urbo……………… Adreso……………………………….. Mi kunlaboras en la Esperantista Rendevuo,sendante jenan monsumon: Kiel rezervon por …. personoj po 2000 ptoj. inklude aliĝilon. Aliĝilo -kotizo.Sen speciala tarifo : BONVOLA DONACO BONVENA.
La monon sendu al CAIXA ESTALVIS I PENSIONS DE BARCELONA OFICINA 0461 SABADELL COMPTE 454-98
Núm. 24, estiu de 1992

Coberta del KAE-Informilo Núm. 24, estiu de 1992.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 8,3,56,27] Emblemo de KAE: flirtanta Esperanto-flago kun verda stelo, radiantaj linioj malantaŭe, kaj rubando kun la vortoj «kae – Kultura Asocio Esperantista – Associació Cultural Esperantista»; sube «Katalunujo».
C/. Montseny, 5, 1-er. E-08208 SABADELL
C/. Menéndez Pelayo, 65. E-08223 TERRASSA
Nº 24 – Sesa aperjaro. Monattria Informilo. Somere de 1992.
DUA ESPERANTISTA RENDEVUO
Kiel anoncite en diversaj Esperanto-periodaĵoj, inter ili «Boletín», «Esperanto» kaj «Heroldo», la 7-an de junio 1992, okazis, en la urbeto Vila-rodona (Tarragona), kun partopreno proksima al 250 personoj, la «Dua Esperantista Rendevuo», kunordigita de la Katalunteritoria organizacio «Kultura Asocio Esperantista» – KAE, en kunlaboro kun la majorio de Barcelono-Provincaj Esperanto-Grupoj, pluraj el kies anoj vojaĝis, por ĉeesti tiun niamovadan eventon, en granda aŭtobuso, speciale organizita de HEFA kaj BEC. La Delegacioj de la organizacio KAE en Sabadell kaj Terrassa, kune kun gesamideanoj el Sant Cugat del Vallès kaj Ullastrell, ankaŭ kunaranĝis aŭtobuson, aparte de karavaneto el kvar privataj aŭtoj. Same propraveturile, diversurbaj esperantistoj, inter ili tiuj el Valencio kaj Santander, akurate ĝisvenis rendevui en Vila-rodona.
La oficiala festo komenciĝis en la loka Muzeo, kie la KAE-prezidanto, s-ano José Mª Galofré, akceptis kaj salutis la gerendevuanojn per bonvenaj vortoj, post kiuj li donis la parolon al la magistratestro de Vila-rodona, s-ro José Figueras, kiu, en simpatia interveno, deziris feliĉan kaj fruktoportan restadon al ĉiuj ĉeestantoj. Lastavice , la 72-jara vetera-
[BILDO p.1 | 9,76,63,97] Foto de la ŝtonplato de la strato, kun verda stelo kaj la surskribo «CARRER ESPERANTO».
Apude, la tiea verdastela ŝtonplato de la tiumotive inaŭgurata STRATO ESPERANTO. (Carrer = Strato). Pliajn fotojn rilatajn al tiu evento, vidu en paĝoj 6 kaj 7.
-1-
— imatge 2 —
ino loka, s-anino Rosa Pié Figuerola, patrino de la tiea magistratano pri kulturo, s-ro José Mª Comas Pié, legis belan salutmesaĝon de ŝi mem redaktitan en la Zamenhofa Lingvo. S-anino Pié estis iama Esperanto-kursanino de la karmemora instruistino, s-anino Rosario Llaidó Pagès, oficanta en Vila-rodona dum periodo antaŭa kaj posta al la jaro 1936. Tuj sekve oni sin turnis atente vizitadi, en la sama salono de tiu loka Muzeo, la bele aranĝitan ekspozicion de Esperanto-propagandaj markoj, kaj ankaŭ la apudan kolekton el arte prezentitaj kajeroj, per kiuj lokaj gelernejanoj 12- ĝis 14-jaraj, apartenantaj al la klaso gvidata de la tiea instruisto, prof. Millán Martínez Larriba, tre objektive respondis la enprogramitan enketon pri Esperanto. En videbla loko de tiu sama salono, oni krome eksponis selektitan nombron da tutmonde renomaj verkoj, ĉiuj tradukitaj en Esperanton.
Finiĝinte tiu akcepta ceremonio en la Muzeo, oni procesie translokis sin ĝis la apuda «Casal», institucio kultura-distrasporta, sur kies strategia podio, en tre ampleksa lokalo, estis fiksitaj du grandtolaj afiŝoj, respektive kun la tekstoj: «Dua Esperantista Rendevuo» -KAE, kaj «Esperanto en la servo de la eduko, la kulturo kaj la scienco», ambaŭ ornamitaj per la verdastela simbolo niamovada. Antaŭ ol komenciĝis la prelegserio kaj distribuo de la libropremioj anoncitaj, la loka magistratestro, s-ro José Figueras, ree alparolis la ĉeestantan publikon, tiuĉifoje tre koncize kaj en Esperanto, per jenaj vortoj: «Mi salutas vin ĉiujn, geamikojn esperantistajn, en la nomo de la magistrato de Vila-rodona, kiu deziras, kune kun mi, ke ĉio estu al vi tre sukcesa».
Tuj sekve, la KAE-prezidanto, s-ano José Mª Galofré, legis jenan salutmesaĝon en Esperanto, kaj poste ĝian tradukon en Kataluna lingvo: «Sinjorinoj kaj sinjoroj! Kiel prezidanto de la Katalunteritoria organizacio «Kultura Asocio Esperantista» – KAE, unualoke mi salutas ĉiujn gepartoprenantojn en tiu ĉi «Dua Esperantista Rendevuo», kiun nun ni inaŭguras en Vila-rodona. Mi estas tre kontenta, ke nuntempe la Esperanto-Movado nialanda estas viva, forta kaj marŝas laŭ bona vojo. Efektive, en la nuna jaro okazis, kun granda sukceso, kongreso en Merido (Ekstremaduro); hodiaŭ Esperantista Rendevuo en Vila-rodona; kaj la venontan jaron internacia antaŭkongreso en Barcelono, kaj la tutmonda en Valencio. Cetere, ni esperas inaŭguri plian straton ESPERANTO, kadre de la «Tria Esperantista Rendevuo». Antaŭ ol komenci la anoncitan programon, mi prezentas la «Majoratulinon Esperanto 1992», kaj la «Majoratulinon Sabadell 1991, kies posteno ĝuste finiĝas hodiaŭ. Ni aplaŭdu ambaŭ Majoratulinojn esperantistajn! Ankaŭ en la nomo de ĉiuj kunla-
-2-
— imatge 3 —
borintaj Esperanto-societoj, mi dankas, en unua loko, al la Magistrato de Vila-rodona kaj al la Ĝeneralitato de Katalunujo pro ilia granda apogo al nia festo, same kiel al la respondeculoj de la lokaj institucioj: Muzeo kaj la Kultura «Casal», kaj speciale al profesoro Millán Martínez Larriba kaj al liaj diligentaj gelernantoj, kiuj tre pozitive respondis la enketon pri Esperanto. Fine, ankaŭ meritas nian dankemon, la prelegontoj, s-anoj Serrano, Aragaj´, Casquero, Gutiérrez Adúriz, Guerrero kaj aliaj lingvokolegoj pro ilia altruisma helpo. Kaj nun, karaj gesamideanoj, vi ĝuu feliĉan tagon , en la frateco de la granda idealo esperantista!».
Sekve, en la enprogramita prelegserio, laŭvice intervenis la jam anoncitaj samideanoj, ili estis: Luís Serrano, kiu paroladis pri interesa, ĉiam aktuala temo, nome «Laŭdo al la pano»; Salvador Aragaj´, komentariante tiklajn nuancojn gramatikajn sub la titolo «Ĉu esceptoj en la dekses reguloj?»; Aŭgusto Casquero, objektive informante, kiel ĝia prezidanto, pri la 78-a Universala Esperanto-Kongreso, okazonta venontjare en Valencio; M. Gutiérrez Adúriz, tre kompetente tuŝante aktualaĵojn niatempajn, nome la ekologion kaj la sciencan fikcion; kaj laste, M. Guerrero i Cots, trafe kontraŭargumentante la misopinion de certaj Esperanto-obĵetantoj.
Fine venis la vico liveri,la atribuitajn libropremiojn, al la lokaj gelernejanoj de profesoro Millán Martínez Larriba, sukcese konkursintaj en la enketo pri Esperanto, kiun distribuon alterne efektivigis la esperantistaj «Pubilles» (=Majoratulinoj), s-aninoj Montserrat Figueras kaj Ingrid Goset. Tiuj plej bone elpoentitaj gekonkursintoj estis respektive premiataj per po ses, kvar kaj du verkoj. La ceteraj geknaboj, partumintaj la enketon, kompense ricevis po librodonacon. Tiucele, la Ĝeneralitato de Katalunujo donacis tre gravan kolekton da propralingvaj verkoj, kaj la organizacio KAE ankaŭ ofereme alportis kelkajn interesajn volumojn en Esperanto, same kiel la Valencia s-ano José Añó Belda, kiu altruisme havigis, al tiu konkurso, konsiderindan stokon da ekzempleroj de la tre taŭga, trafe ilustrita Esperanto-gramatiko «aeiou», kies aŭtoro li estas. Krome, s-ano L. Mª Hernández Izal, direktoro de la Hispana Esperanto-Muzeo, regalis la magistratestron de Vila-rodona, s-ron José Figueras, per la Kastilialingva verko «El doctor Esperanto, L.L. Zamenhof, Apóstol de la Paz».
Poste, oni kolektive sin direktis ĝis tre trafikhava urbetenirejo, situanta apud precipa ŝoseo loka, en kiu estis, kiel anoncite, inaŭgurata strato kun la nomo ESPERANTO, kiun eventon ĉeestis kelkaj membroj de la tiea Magistrato. Tiaokaze, la KAE-prezidanto, s-ano Galofré, aparte legis, en konciza paroladeto, iujn el tiumotive ricevitaj gratulleteroj, inter
-3-
— imatge 4 —
ili tiujn de s-anino Teresa Lladós, vidvino Mimó; de la Katalunlingva Institucio «Omnium Cultural», el Sabadell; kaj de la Asocio «Amikoj de Vila-rodona». Meze de diversangula fotado, finiĝis tiu ceremonio, post kiu oni translokis sin en la «Hotelon Rodonyà», kie okazis, en frateca etoso, la anoncita kunmanĝado. Fininte la kafotrinkon, kaj en eksterprograma kunveno, kelkaj samideanoj, sub la iniciato de M. Gutiérrez kaj S. Aragaj´, precipe rekonsideris la jam lanĉitan kampanjon havigi la verkon, «Don´ Kiĥoto de la Manĉo», al ĉiuj bibliotekoj nialandaj. Samtempe, la gesamideanoj el Sabadell, Terrassa kaj Sant Cugat del Vallès, aŭtobuse reveturis al siaj loĝurboj, en antaŭplanita ekskurso, kiu survoje haltis en la fama Monaĥejo «Santes Creus» (=Sanktaj Krucoj), kie la vizitantoj ĝuis kompetentan ĉiĉeronadon fare de la KAE-prezidanto, s-ano Galofré, funde konanta tiun historian, impone gravan pra-arkitekturan komplekson.
La ĵurnaloj «El Pati», «Nou Diari» kaj «El Vallenc», ĉiuj aperantaj en la Provinco Tarragona, amplekse informadis kaj publikigis fotojn pri tiu esperantista evento, antaŭ kaj post ĝia okazigo, same kiel «Diari de Sabadell» kaj la Televizia Stacio de tiu ĉi lasta urbo
Raportis: V. Hernández Llusera.
[BILDO p.4 | 11,47,32,58] Ronda emblemo de la kongreso: kvinpinta stelo kun urba blazono en la centro, ĉirkaŭe la teksto «52-a Hispana Kongreso – Merida».
52-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO, 30/04 ĝis 02/0[nelegebla]
Kvankam okazinta ekster la tradicia dato, tiu nunjara Esperanto-Kongreso kunigis ĉirkaŭ 200 geesperantistojn diversregionajn. Jen ĝia konciza skizo: Inaŭguro: En ĉeesto de la urbestro Antonio Vélez, oni malfermis la Kongreson, kiun prezentis ĝia precipa motoro, s-ano Francisco Cabezas. Tuj sekve, la HEF-prezidanto, Antonio Alonso, esprimis sian dankon pro la varma akcepto kaj bonvola helpo ricevita de la tiea loĝantaro, precipe de ĝia urbestro, kiu promesis daŭran apogon al Esperanto, en la urbo Mérida, pri kies riĉa historio li krome amplekse parolis. Kaj sen pliaj ceremonioj, restis jam inaŭgurita la Kongreso. Debato: Oni aranĝis interesan publikan debaton. Ĉe la prezida tablo troviĝis fakuloj pri la angla kaj franca lingvoj, kune kun la HEF-prezidanto Antonio Alonso. Kvankam la reprezentantoj de tiuj naciaj eksterlandaj idiomoj ne estis malfavoraj al Esperanto, ili dubis pri ĝia kapablo kiel internacia lingvo. Vekiĝis ege vigla debato, en kiu prenis parton granda nombro da kongresantaj gesamideanoj.
Prelegoj: Okazis kastilialingva priskribado pri Merida, fare de spertulo pri ĝia historio, informante pri la praorigino de tiu ekstremadura urbo ĝis la nuna tempo. Tuj sekve,
-4-
— imatge 5 —
[BILDO p.5 | 6,3,69,36] Foto de la prezida tablo de la kongreso: kelkaj personoj sidantaj antaŭ granda afiŝo kun la teksto «52-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO» kaj listo de la antaŭaj kongresurboj kaj jaroj (Mallorca, Valladolid, Barcelona, Valencia, Palencia, Bilbao, Zaragoza, La Laguna, Jerez, Alicante, Vigo, Madrid, Lerida, El Ferrol, Murcia, Malaga, Sevilla, Cartagena…).
kaj laŭvice, prelegis la HEF-prezidanto pri «Demografiaj perspektivoj por nia epoko», statistike demonstrante, ke en la estonteco, post proksimume 600 jarojn, la terglobo spertos malfacilaĵojn, se la homa kreskado ne ĉesas. Sub la titolo «Alitipa legado de Don Kiĥoto», la subskribinto prelegis pri la tiutempa vivo, kiun rakontas Cervantes en sia mondfama verko, precipe pri ĝiaj sociaj vivokondiĉoj en komparo al tiuj ekzistantaj nuntempe, ĉiam analizante la riĉan mesaĝon de la plej granda verko kastilialingva, la menciita Don Kiĥoto de la Manĉo. Profesorino Rafaela Urueña tre kompetente informis nin pri la multaj kaj diversaj aranĝoj oficialaj, kiuj la Eŭropa Komunumo realigis ĝis nun (Verŝajne tiu ĉi studo estos parto de la projektataj «Internaciaj Preuniversitataj Somerkursoj en Esperanto»)
S-ano G. Camacho lerte kaj ironie disvolvis sian opinion, sub kiu li analizis la kialon, celon kaj plej adekvatan manieron traduki kaj originale verki en Esperanto, kaj krome li prezentis iun sian libron, eldonitan en Usono. En tiu sama programero estis prezentata la nova Krestomatio, ĉar laŭ s-anoj Camacho, Fernández kaj G. Adúriz, la malnova jam kadukiĝis, tial ke Esperanto, iliadire, devas plu evolui; sed aliflanke ili nekompreneble bedaŭris, ke en tiu nova Krestomatio ne troviĝas kontribuaĵoj de Karolo Piĉ, la granda ĉeĥa reformisto, kaj krome ili mokadis la poezion havantan rimadon (Tiurilate aldonas la subskribinto: evoluo okazu per adopto de novaj, necesaj vortoj en la lingvon, sed ne per kontraŭ-Fundamentaj reformoj koruptantaj ĝin!). Poste, s-ano G. Adúriz prezentis ĵus eldonitan libron pri scienca fikcio, per kio finiĝis tiu debato atente sekvata, sed apenaŭ pridiskutata de la ĉeestanta publiko. – La juna portugala stelo, s-ano Gonçalo Neves, ankaŭ prelegis pri hispanaj kaj portugalaj aŭtoroj en Esperanto. Verŝajne nova generacio de verkistoj naskiĝas en Iberujo, ĉu la generacio de la jaroj ´90?.
Specialan kunvenon pri la «Fondaĵo Esperanto» oni aranĝis, kies precipa temo diskutata , nome estis la eventuala disvendado de la aktuala stoko de la verko «Don Kiĥoto de la Manĉo», el
-5- (Sekvas en paĝo nº 8)
— imatge 6 —
[BILDO p.6 | 13,4,98,39] Grupo de gelernejanoj tenantaj grandan tolan afiŝon kun du steloj kaj la teksto «ESPERANTO EN LA SERVO DE LA EDUKO, LA KULTURO KAJ LA SCIENCO».
Grupo da gelernejanoj, en Vila-rodona, tenantaj Esperanto-afiŝon.
[BILDO p.6 | 13,44,97,85] Ĉe tablo kovrita per Esperanto-flago kun granda stelo, viro parolas en mikrofonon inter du junaj virinoj kun festaj skarpoj; apude aliaj personoj kaj infanoj ricevantaj librojn.
Sub rigardo de la urbestro de Vila-rodona, mikrofone parolas la KAE-prezidanto Galofré, staranta inter la du «Pubilles» (Majoratulinoj), kiuj alterne liveras la libropremiojn atribuitajn, en enketo pri Esperanto, al la konkursintaj gelernejanoj lokaj.
-6-
— imatge 7 —
[BILDO p.7 | 8,3,100,39] Granda homamaso surstrate dum la inaŭguro de la strato en Vila-rodona.
Inaŭguro, en Vila-rodona, de «Strato Esperanto». (Vidu, en la frontpaĝo, ĝian verdastelan ŝtonplaton).
[BILDO p.7 | 12,43,100,85] Strata Esperanto-stando kun flagoj kaj steloj kaj la surskribo «Associació Cultural Esperantista – Asocio Esperantista»; malantaŭe starantaj du viroj kaj du virinoj, unu el ili kun festa skarpo.
SABADELL. Esperanto-stando, malantaŭ kiu laŭvice pozas ges-anoj L. Serrano Pérez; V. Hernández Llusera, redaktoro de la KAE-Informilo; la «Majoratulino Esperanto 1992», s-anino Ingrid Goset, ĵus ricevinta la kroman titolon «Majoratulino de Sabadell 1992»; kaj iu ŝia amikino. (Vidu la koncernan raporton en paĝo nº 11).
-7-
— imatge 12 —
[BILDO p.12 | 8,5,59,64] Du junaj virinoj en tradiciaj vestoj kun puntaj ŝaloj kaj skarpoj kun la surskribo «Pubilla», unu tenanta florbukedon.
MAJORATULINO ESPERANTO, KROME REPREZENTAS LA URBON SABADELL
Efektive, la 26-an de junio nunjara, post sukcesa ekzameno fare de la tiurilata ĵurio, la KAE-anino Ingrid Goset estis elektata «Pubilla de Sabadell 1992». La titolon «Pubilla» (=Majoratulino) ĉiujare oni ajuĝas, en certaj urboj de Katalunujo, al tiu kandidatino, kiu, pro sia altgrada kultura posedo, atingis plej favoran poentaron en la koncerna konkurso. Apude pozas, sur la foto, la esperantistaj Majoratulinoj, Montserrat Figueras, tiu pli alta, kaj Ingrid Goset, ĉiuj du ricevintaj tiujn titolojn, respektive en la jaroj 1991 kaj 1992. (Ambaŭ fotoj, tiu ĉi supra kaj la tuj suba, aperis, kun la koncernaj raportoj, en la ĵurnalo «Diari de Sabadell»).
[BILDO p.12 | 8,63,59,98] La du Majoratulinoj en tradiciaj vestoj starantaj inter du viroj en jakoj, antaŭ muro kun florornamo.
VILA-RODONA (Tarragona)
La supre menciitaj Majoratulinoj pozas antaŭ la verdastela ŝtonplato de la «Strato Esperanto», post ties inaŭguro, la 7-an de junio nunjara, okaze de la «Dua Esperantista Rendevuo». Ilin akompanas, sur la apuda foto, la loka magistratestro, s-ro Figueras, kaj la KAE-prezidanto, s-ano Galofré.
-12-
— imatge 5 —
(Daŭrigo de la Kongresraporto en paĝo nº 5): el kiu libro ankoraŭ restas 1.700 ekzempleroj ne venditaj. – S-ano Casquero informis pri la Universala Kongreso de Esperanto, okazonta venontjare en Valencio, kies demarŝoj liadire funkcias bone, sed la laboro farenda estas ankoraŭ tre granda.
Aparte okazis kunvenoj pri ILEI, HALE kaj HEJS, kiujn la subskribinto ne povis ĉeesti, tial ke la abundeco de kongresaj programeroj neebligis al li ĉeesti ilin. – La arta parto ankaŭ estis abunda kaj interesa; en ĝi kantis la Rok-koncertisto SOLO, kiu multe progresis kiel kantisto. Akordionon ludis loka Esperanto-lernantino, kune kun alia junulo posedanta bone dotitan voĉon por triumfadi, kaj kiu kantis laŭ moderna muziko. – La Folklora Grupo «Nuestra Señora de la Antigua» dancis la famajn ĥotojn de la Ekstremadura regiono, per kiuj ĝi vekis plej grandan entuziasmon ĉe la ĉeestantaro en tiu arta vespero. – Altrange prezentis sin la «Koruso Verda Stelo», el Madrido, sub la gvido de s-anoj M.Fernández kaj P.Vilarroig. De kiam mi aŭdis tiun Koruson en Valencio, ĝi ja multe progresis. Ĝiakadre, s-ano M.Fernández regalis nin per emocia, delikata kaj entuziasmiga deklamado de poezioj. – La vizito al la historiaj ruinoj el la Romia kaj Araba epokoj metis nin en la pasintecon, ĉar ja la restaĵoj de tiutempaj konstruaĵoj bone demonstras la grandan rolon, kiun havis la urbo Merido en tiuj tre malproksimaj jaroj.
La ekskurso al la portugala urbo Helvás estis historie tre instrua; verŝajne tie okazis multaj bataloj inter portugaloj, maŭroj kaj hispanoj. Bedaŭrinde, la frateca kunmanĝado ĉe restoracio portugala estis grava servofiasko. – La fermo de la Kongreso kaj la Ĝenerala Asembleo okazis samtempe; en tiu lasta, oni adoptis neniun rezolucion, nur leviĝis iomete da polemiko ĉe la prezento de la bilanco de HEF kaj ties Libroservo. Estis interkonsentate, ke la nunjaraj kotizoj restos senŝanĝaj por 1993, en kiu jaro ne okazos nacia Kongreso, sed nur asembleo de la HEF-membraro kadre de la UK en Valencio. Por 1994, la Hispana Esperanto-Kongreso okazos en Torrox (Malago). – Je la fino de la Ĝenerala Asembleo, s-anino Maria Ferigle, nome de la Aljuĝa Komisiono, transdonis la nunjaran «Premion Klara Silbernik» al s-ino Maria Paz Roces, edzino de nia laborema amiko Santiago Mulas Gallego, el Gijón.
Aparte funkciis la HEF-libroservo; la speciala poŝtoficejo, en kiu oni oficiale uzis Esperanto-poŝtstampilon; katolika Diservo, parte celebrita en Esperanto. Sendube mankis plia informado, pri tiu nia Esperanto-Kongreso, en la gazetaro kaj televido, kaj eble estus favora momento por inaŭguro de strato Zamenhof, sed tio ne okazis. La kongresanoj estis abunde regalataj de la urbestraro, S-ano Francisco Cabezas meritas aplaŭdegon.
Raportis: Luís Serrano Pérez
-8-
Kvizo pri 10 unuaj katalunteritoriaj eventoj
Bernard Golden
La sekvaj dek demandoj testos vian scion pri la historio de Esperanto en Katalunujo. Ili temas pri la unuaj okazoj de kulturaj manifestadoj, fondo de organizaĵoj, kaj apero de publikigaĵoj.
- Kie okazis la unua kurso de Esperanto en Katalunujo?
- Kiu fondis la unuan lokan esperantistan societon en Katalunujo?
- Kiel nomiĝas la unua Esperanto-revuo por Katalunoj?
- Kiu verkis la unuan gramatikon de Esperanto en la Kataluna lingvo?
- Kiel nomiĝas la unua literatura verko de Kataluna aŭtoro, kiu estis libroforme publikigita en Esperanto?
- Kiam kaj kie okazis la unuaj Internaciaj Floraj Ludoj?
- Kiel nomiĝas la unua teatraĵo de Kataluna aŭtoro, prezentita en Universala Kongreso?
- Kiu Kataluno la unua verkis originalajn teatraĵojn en Esper.?
- Kiel nomiĝis la unua Katalunteritoria organizaĵo de esperantistoj kaj kiam ĝi estis fondita?
- Kiu estis la unua Florluda Majstro de Internaciaj Floraj Ludoj?
RESPONDOJ
- En 1902 Hispana armea oficiro, leŭtenanto Vicente Inglada Ors, gvidis Esperanto-kurson en Barcelono ĉe Akademio de Stenografio[?]
- Alfonso Sabadell, kiu esperantistiĝis en 1901, fondis Barcelonan Esperanto-Centron en 1902 kaj fariĝis ĝia unua prezidanto.
- Espero de Katalunujo estis eldonita en Ceret, Franca urbeto proksima al la Hispanuja landlimo. Nur tri kajeroj aperis en 1905. La redaktoro estis Paul Berthelot, Franco, kiu poste fondis la revuon Esperanto.
- Frederic Pujulà i Vallès verkis Gramàtica Catalana de la Llengua Internacional Esperanto, 148-paĝan libron, kiu estis eldonita en Barcelono en 1906. (Li pozas en sekva foto).
- La Patrino de Santiago de Rossinyol (Rusiñol), kvarakta komedio, estis tradukita de Alfonso Sabadell kaj publikigita en Barcelono en 1908.
- La unuaj Internaciaj Floraj Ludoj, laŭ la iniciato de Delfí Dalmau (Li ankaŭ pozas en sekva foto), okazis en 1909 en Barcelono kadre de la 5-a Universala Kongreso de Esperanto.
- Mistero de Doloro, dramo en tri aktoj de Adrià Gual, estis prezentita en la 5-a Universala Kongreso en Barcelono. Frederic Pujulà i Vallès tradukis ĝin, kaj ĝi estis publikigita de Hachette en Parizo en 1909.
- F. Pujulà i Vallès verkis ankaŭ originalajn teatraĵojn en Esperanto. En 1909 Hachette en Parizo eldonis la 37-paĝan libre-
-9-
— imatge 6 —
ton Frenezo, en kiu troviĝas du unuaktaj tragedioj pri la frenezo. 9. Kataluna Esperantista Federacio (KEF) estis fondita en 1910 kaj organizis la Unuan Katalunan Kongreson samjare en Sabadell. 10. Okaze de la Triaj Internaciaj Floraj Ludoj en Olot en 1913, fariĝis Florluda Majstro Clarence Bicknell, Angla matematikisto, kiu loĝis longtempe en Bordighera (Italujo)
Majo 1992 *** Bernard Golden Damjanich u. 1/. I. B. H-8200 Veszprém (Hungarujo)
[BILDO p.6 | 10,25,53,63] Nigra-blanka grupfoto en ĝardeno: ok viroj kaj knabo starantaj malantaŭe, ses virinoj sidantaj antaŭe, inter plantoj.
HISTORIAJ ESPERANTO-PIONIROJ KATALUNAJ
Sur la supra foto, farita la jaron 1956, en la hejmĝardeno de s-ano L. Mimó Espinalt, el Sabadell, stare pozas, de maldekstre dekstren, jenaj geesperantistoj: L. Mimó Espinalt, verkisto; D. Vallès, kursgvidinto; F. Pujulà i Vallès, verkisto; Delfí Dalmau, verkisto kaj tiutempe Akademiano; la knabo Albert Mimó Lladós, filo de L. Mimó Espinalt; Mariano Solà, iama Lingvakomitatano; V. Hernàndez Llusera, kursgvidinto; kaj s-ino Mimó Espinalt, fratino de la unualoke menciita verkisto. Bedaŭrinde ĉiuj estas mortintaj, escepte de Albert, la tiama knabo, kaj de la nuna redaktoro de la KAE-Informilo. Antaŭe sidas la respektivaj edzinoj.
-10-
TRA LIBRO-STANDO, KAE-DELEGACIO DISKONIGIS ESPERANTON
La 23-an de aprilo, okaze de Sankta Georgo, patrono de Katalunujo, tago dum kiu ludas tradician protagonismon premiere prezentataj verkoj kaj selektita oferto el diversspeciaj rozoj, la KAE-Delegacio en Sabadell tiumotive starigis standon de Esperantaj libroj, kiun la tutan tagon zorgis s-ano Luis Serrano Pérez. Vidu, sur paĝo nº 7, foton de tiu stando.
NI KVITANCAS ALTRUISMAJN SUBTENOJN
S-anoj Rodolfo Canet Marín, el Alikanto, donace transsendis al ni la monkvanton da 900´pesetoj; kaj José Anó Belda, el Valencio, persone liveris al Asociaj respondeculoj, krom plurekzemplera stoko da lia lernolibro «aeiou», alialoke jam menciita, ankaŭ pliajn 400´pesetojn, kiujn respektivajn monsumojn ni destinis por la periodaĵo KAE-Informilo. Tiumotive, ĝia Redakcio kore dankas ilian financan helpon.
KAE-ANINO ATINGINTA UNUAN PREMION
En konkurso, ĉiujare organizata en la urbo Sabadell, celanta beletran kaj poezian promocion inter la lokaj geadoleskantoj, la 15-jara fraŭlino, Mireia Galofré Piedrafita, atingis la unuan premion pri literaturo, dotitan per 20.000 ptoj. Ŝi estas filino de la KAE-prezidanto, s-ano José Mª Galofré Domingo.
DONACO DE ESPERANTO-LIBROJ AL LA KAE-BIBLIOTEKO
Ĝin altruisme faktigis nia membro, s-ano Josep Cervelló, el Terrassa. El la ricevitaj verkoj elstaras la duvoluma «Tutmonda Sonoro», en traduko de la poezia kaj literatura koloso K. Kalocsay; «Sklavoj de Dio», de J. Hamvai; «Noveloj de Lusin», de Ĉina aŭtoro; kaj «Hungara Antologio», redaktita de K. Kalocsay, en kunlaboro kun la ne malpli famaj esperantistoj: J. Baghy, K. Bodó, L. Halka, F. Szilágyi kaj L. Totsche. La organizacio KAE pliafoje dankas s-anon Cervelló pro lia bonvola kontribuaĵo.
VIVAVOĈA ESPERANTO-KURSO, OKAZONTA BALDAŬ
Organizite de la KAE-Delegacio en Sabadell, ĝi komenciĝos la 20-an de oktobro 1992. La koncernajn lecionojn oni intersekve klarigos en mardo kaj ĵaŭdo de ĉiu semajno. Pliajn detalojn bonvole petu telefone al la jenaj numeroj: 7250189, aŭ 7176367.
MUZIKINSTRUMENTISTO KORESPONDAS EN ESPERANTO
Gitarkonstruisto de stiloj klasika kaj «flamenka» serĉas samfakulojn kaj ankaŭ gitarludantojn. Skribu al Ricard Segura, C/. Pantà, 133, E-08221 TERRASSA (Katalunujo).
-11-
2a època, núm. 1, hivern de 1993

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 1, hivern de 1993.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 56,2,79,23] Emblemo de KAE: flirtanta flago kun kvinpinta stelo antaŭ radioj, kaj standardo kun la vorto «kae», la surskriboj «Kultura Asocio Esperantista» kaj «Associació Cultural Esperantista», kaj sube «Katalunujo».
C/. Montseny, 5, 1-er. E-08208 SA[nelegebla]ELL.
************************
C/. Menéndez Pelayo, 65. E-08223 TERRASSA.
************************
KAE-INFORMILO
(DL. num. B-42645-92)
Nº 1 – Dua epoko. Sepa aperjaro. Monattria. Vintre de 1993.
LA ZAMENHOFA TAGO EN LA URBOJ SABADELL KAJ TERRASSA
La 13-an de decembro 1992, okaze de tiu evento niamovada, la «Pupilla» (=Majoratulino) Esperanto, s-anino Ingrid Goset, en reprezento de la KAE-Delegacio de Sabadell, deponis belan florbukedon sur la piedon de la tiuurba Monumento al la Majstro, rememore al lia naskiĝdato. Poste, kiel jam programite, oni karavane veturis ĝis la najbara urbo Terrassa, kie akurate rendevuis aliaj gesamideanoj venintaj el aliaj urboj, por preni parton en tiu festo.
Sub la Ŝtonplato de la tiea Placo Zamenhof — ŝajne ĝi estas la unua tia urbospaco plej frue ricevinta la nomon de la Majstro –, oni liaomaĝe oferis, kiel en Sabadell, buntan florbukedon, kaj tuj sekve la loka s-ano Giordano Moya eldiris paroladeton, per kiu li reliefigis la strebadon por Esperanto entuziasme realigitan de esperantistaj pioniroj liaurbaj, inter ili la bedaŭrataj d-ro Mariano Solà, verva oratoro kaj iama membro de la t.n. LINGVA KOMITATO, kiu s-ano kune kun la samurba poeto kaj tradukisto, J. Ventura Freixas, elstare kontribuis al la riĉigo de la Esperanta kulturo; apartan mencion s-ano Moya dediĉis al sia karmemora kursgvidinto, la populara aktivulo esperantista, s-ano Sebastià Chaler. (Vidu, sekvapaĝe, foton tiurilatan).
Post vizitado tra la preĝejoj Sankta Petro kaj la Kastelo-Kartuzio «Vallparadís», veraj artjuveloj de la urbo Terrassa, oni translokis sin en proksiman restoracion, kie okazis, post apetitiga bankedo, kies menuon ĝuis ĝuste 104 kunmanĝantoj, la enprogramita «Forumo Esperantista», sub la tikla temo KIEL VIGLIGI LA ESPERANTO-MOVADON, kiun apertis ĝia kompetenta moderiganto, la Aŭstralia esperantisto, Milan Sudec, rezidanta
— imatge 2 —
[BILDO p.2 | 7,2,48,38] Foto: granda grupo de gesamideanoj starantaj sur trotuaro antaŭ konstruaĵo kun ŝildo «Plaça Doctor Zamenhof»; ili tenas antaŭ si grandan Esperanto-flagon kun stelo.
en EL MASNOU (Barcelono). Unuavice paroladis la loka samideano Giordano Moya, kiu koncize analizis la nunan staton de nia Movado, komparante ĝin kun tiu de la unuaj tempoj de Esperanto, kiam d-ro Zamenhof, vundite de naciismaj disputoj kaj sangaj luktoj inter la diversaj etnoj tutmondaj, decidis lanĉi humanisman mesaĝon, la tiel konatan «Interna Ideo», kiun li kaj liaj adeptoj sukcese disvastigis tra ĝia vehiklo, la Internacia Lingvo Esperanto. Tiun ĉi noblacelan strebadon de niaj pioniroj, emfaze reliefigis s-ano Moya, la esperantistoj nuntempaj devas daŭrigi plu, ĉar ja la aktuala mondsituacio ĝenerale ne multe ŝanĝiĝis, kion atestas — li daŭrigis — la diversaj intergentaj militoj, inter ili tiuj ankoraŭ nun bedaŭrinde okazantaj en la teritorioj de la eksaj Jugoslavio kaj Soveta lando. Sekvis paroladoj de s-anoj L. Serrano, V. H. Llusera, M. Lloberas, R. Ruiz Criado, J. Perarnau, J. Mª Galofré, Emilio Sanz, S. Sampedro kaj Milan Sudec.
Ĉar estas neeble al ni komplete reprodukti tiujn intervenojn, ni grandatrajte resumas ilian esencon per jenaj notoj: Unualoke ni diru, ke ĉe la opiniantoj montriĝis ĝenerala koincido pri tio, ke la esperantistaro devas propagandi la Zamenhofan lingvon, per funde raciaj argumentoj, precipe inter intelektuloj kaj instruistoj, kaj laŭeble inter junaj homoj kaj iliaj medioj. Estis krome sugestataj diversaj solvoj, nome la instruado de Esperanto fare de gepatroj al propraj gefiloj kaj familianoj; ĝia eventuala enkonduko en ĉiujn kulturajn kampojn,
— imatge 2 —
inklude en tiujn ideologiajn, religiajn, distrajn ktp.; ankaŭ oni konsideris urĝe necese, ke krom la ĉiutempe prioritata klopodado por varbado de novaj membroj, iel paralela kun tiu pri perioda starigo de kursoj por komencantoj, ĉiuj kluboj devus nepre zorgi la aranĝon de alloga, simpatie stimula laborprogramo, en kiu Esperanto ludus preferan rolon, por ke la malnovaj klubmembroj, sed precipe la progresintaj gekursanoj, povu agrable praktiki la lingvon, ĉu per legado de interesaj libroj kaj revuoj en Esperanto, ĉu per spektado de senriproĉe parolataj videobendoj, aŭ tra interese orientitaj konversacioj.
Ŝajne tiu estas la sekvenda vojo, kiun la Esperanto-kluboj devus marki al si, ne sole por varbi novajn simpatiantojn kaj ilin instrui pri la Internacia Lingvo, sed ankaŭ por tiel konservi daŭre viglaj kaj kapablaj ĉiujn siajn esperantistajn membrojn kaj adeptojn.
Konklude, tiu «Forumo Esperantista», okazinta en la Kataluna urbo Terrassa, kadre de la Zamenhofa Tago, diversflanke pruviĝis serioza impulso celanta la vigligon de la Esperanto-Movado niaprovinca. Kvankam ĉiuj ĝiaj kluboj meritas varman laŭdon pro sia entuziasma kunlaborado en tiu festo, precipe tiu Fervojista, ni tamen esprimu apartan gratulon al la KAE-Delegacio de Terrassa, kaj speciale al ĝia motoro, nia amiko Ernest Roca i Genescà, pro la senriproĉa organizado de tiu Esperanto-evento.
EKZAMENO PRI BELETRA BIRDOLOGIO
Bernard Golden
Kvankam tiu ĉi ekzameno temas pri birdoj, vi ne devas esti ornitologo por trovi la ĝustajn respondojn de la dek demandoj. Provu identigi la birdojn, kiuj ne sidas en kaĝoj sed troviĝas sur la paĝoj de diversspecaj literaturaj verkoj en Esperanto.
1. Inter la postrestintaj tekstoj en pra-Esperanto troviĝas la titolo de unu el la fabeloj de Hans C. Andersen, La Fiaro, kiu estas la nomo de birdo. Kiam Esperanto ricevis sian definitivan formon, Zamenhof denove tradukis la fabelon. Kiel ĝi nomiĝas?.
2. Birdoj troviĝas en la titoloj de tri poemoj en Fundamenta Krestomatio. Krom la papago kaj cigno, kiu estas la tria birdo?
3. Kiu birdo aperas en la titolo de unuakta teatraĵo de la aŭstria teatraĵverkisto Arthur Schnitzler, temanta pri la franca revolucio?
4. Ernst Toller, kiu estis malliberigita, priskribis en verslibro, kiel paro da birdoj eknestis en lia ĉelo kaj plurfoje rekonstruis sian neston, kiun gardistoj detruis. Kiuj birdoj
— imatge 3 —
rolis en la libro?
5. En la finna epopeo Kalevala, la svatiĝanta heroo Lemminkäinen ricevas tri taskojn, kiujn li devas plenumi, antaŭ ol Louhi, la mastrino de Nordo, donos al li unu el siaj filinoj. Por plenumi la lastan taskon, li devas mortpafi birdon en Tuoni, la rivero de morto. Pri kiu birdo temas?
6. En la romano Kiel akvo de l’Rivero (1963, 1977) de Raymond Schwartz, la ĉefrolanto Pierre Touchard konatiĝas kun du «birdoj» en la berlina lernejo, kie li instruas la francan lingvon. Unu estas la direktoro, d-ro Vogel, kies familia nomo en la germana lingvo signifas «birdo». La alia estas la studestro de la instituto, kies nomo estas tiu de stilzobirdo. Kiel nomiĝas tiu birdo en Esperanto?
7. Ramona van Dalsem el Nederlando, kiu ricevis la epiteton «Esperanta Najtingalo» pro sia ĉarma kantado en Esperanto, verkis originalan kanton titolitan La eta konkuranto. Temas pri birdeto, kiu konkuras, kiam la aŭtorino kantas. Kiel nomiĝas tiu birdo?
8. La plej fama poemo de la usona poeto kaj novelisto Edgar Allan Poe estis esperantigita de Leopoldo H. Knoedt, brazila esperantisto. Kiu birdo donis sian nomon al la titolo de la poemo?
9. Albert Goodheir el Skotlando verkis originalan poemaron, kies titolo enhavas la nomon de nigra birdo. Kiu estas tiu birdo?
10. Spritajn fabelojn temantajn pri la vivo en Esperantujo rakontas birdo, kiu kutime estas nigra kaj blanka sed pro sia primajstro de Esperanto fariĝas verda. Kiu birdo rolas en la titolo de la kolektaĵo da fabeloj?
RESPONDOJ
1. La Najtingalo.
2. Alaŭdo. La titolo de poemo estas Alaŭdeto (El Boheme). Francisco Valdomiro Lorenz faris la tradukon.
3. Kakatuo. La unuakta groteskaĵo La Verda Kakatuo, esperantigita de Johann Schröder, estis eldonita en 1912.
4. Hirundoj. La Hirundlibro, elgermanigita de Helene Wolff, aperis en 1924.
5. Cigno. En la dekkvara kanto de Kalevala, Lemminkäinen malsukcesis mortigi la cignon kaj li mem estis mortigita. La Esperanto-traduko de Kalevala fare de Joh. Edv. Leppäkoski estis eldonita en 1964.
6. Vanelo. D-ro Kiebitz klarigis al Pierre Touchard, ke lia familia nomo estas la germana ekvivalento vanneau en la franca lingvo.
7. Kanario. La teksto troviĝas en la libreto Simplaj Floroj
— imatge 3 —
(2-a eldono – 1969), kaj la kanto aŭdeblas sur la disko La Feliĉo (represo – 1969).
8. La Korvo estis publikigita en Esperanto (julio-aŭgusto 1969). Per ĝi la tradukinto gajnis la unuan premion por traduka poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1968.
9. Merlo. La kolekto de poemoj Merlo sur Menhiro estis eldonita en 1974.
10. Pigo. En 1981 estis publikigita Fabeloj de la Verda Pigo, kiujn kolektis Louis Beaucaire. Ĉar la gepatroj de tiu birdo sciis Esperanton, ĝi elrampis el sia verde bruna ovo kiel denaska esperantista pigo.
******
Aŭgusto 1992
Bernard GOLDEN Damjanich u. 1/C. I. 8. H-8200 Veszprém (Hungarujo)
ENKONDUKO EN LA ESPERANTAN VORTFARADON
(El «Sur la vojoj de la Analiza Skolo», de prof. Ŝulco Rikardo) *
La supozeble plej klaran, plej sisteman kaj tial ankaŭ plej sekvindan ekkonon pri la Esperanta vortfarado ni ŝuldas al Luiso Mimo’. Se la verkantaj Esperantistoj adoptus ĝin tiom strikte kiom eble, nia lingvo gajnus multege pro klareco. Ĝi poste ankaŭ rapide fariĝus pli facila por la multaj Esperantistoj, kiuj ne amas cerbumi pri gramatikaj demandoj. Ili povus simple sekvi la bonajn modelojn per nura imitado. Kaj prave! Same kiel ili jam nun tion faras kaj ĉiam estas farintaj, sed bedaŭrinde malprave, laŭ reguloj malĝustaj. Surbaze de la Mimoa «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto» (*), profesoro Ŝulco Rikardo provas tuj sekve elmontri, tiom bone kiom mi kapablas — li diras — la konceptojn pri la Esperanta vortfarado. Jen li daŭrigas:
Estas ja precize la Esperanta vortfarado, kiu permesas pliriĉigi la lingvon per ĉiam pliaj, ĉiam novaj, ofte surprize trafaj kombinoj de radikoj, vidalvide de kiuj la enkonduko de neologismoj estas ofte bedaŭrinda anstataŭaĵo pro embaraso aŭ pro malinventemo de senfantaziaj aŭtoroj. Ni estas vidontaj, ke la Esperanta vortfarado, atestante la intuician genion de Zamenhof’, estas tiom senmanka kiom regula.
Diras Luiso Mimo’: «El simpla kuniĝo aŭ kunreduktiĝo de la vortoj rezultas ĉiam fluanta fonto de konciza esprimado de pensoj, kiu plene kompensas la relative malaltan radiknombron kaj la malhavon de idiotismoj. Por esti fidela al la esenco de la lingvo, oni devas laŭeble profiti el tiu ĉi fonto, evitante balasti per nenecesaj neologismoj la simplan Zamenhofan lingvon, kiu neniel malsuperas iun ajn alian. La Esperantistoj
— imatge 4 —
liberigu sin de la komplekso de la dekadencaj popoloj, imitantaj aŭ prenantaj lingvajn elementojn fremdajn, kvazaŭ nacia potenco egalus al lingva supereco! Plej bonstila Esperanto estas la pure Esperanta».
Diras Petro Stojano: «Zamenhof’ intencis krei lingvon memstaran, interne produktan, kiu posedus 100.000 ideovortojn, kombinitajn el 1.000 radikoj».
Diras Vilho Setelo: «Logika estas lingvo nur kiam en ĝi plenumiĝas la postulo de analogio. La manko de analogio estas ĝenerale nomata ‘gramatika escepto'».
Diras Lazaro Ludoviko Zamenhof’: «Mi kreis regulojn por vortfarado, kaj per tio ĉi mi enportis grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj ellernotaj, ne sole ne deprenante per tio ĉi de la lingvo ĝian riĉecon, sed kontraŭe, farante la lingvon — danke al la eblo krei el unu vorto multajn aliajn kaj esprimi ĉiujn eblajn nuancojn de la penso — pli riĉa ol la plej riĉaj naturaj lingvoj».
Jen la dekunua regulo el la Fundamenta Plena Gramatiko de Esperanto: «Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la precipa vorto staras en la fino); la gramatikaj finaĵoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj».
Tiu regulo sonas ekstreme simpla, eble konvinka, preskaŭ naiva kaj tute … sendanĝera, kvazaŭ oni ne povus misuzi ĝin. Ĝi bone taŭgas por varbado de freŝaj Esperantistoj, por kapti personojn, al kiuj la gramatiko tedas.
Sed ni estu prudentaj! Ni komencu per la dua frazo, kiu parolas pri la gramatikaj finaĵoj! Gramatikaj finaĵoj en Esperanto ekzistas nur dek sep. Ili estas: -o, -a, -e, -i, -n, -j, -is, -as, -os, -us, -u, -int, -ant, -ont, -it, -at, -ot. Sed ili ne estas senĉavaj vortoj. Ili signas funkciojn. Zamenhof’ ankaŭ ne diras, ke ili estas vortoj, li diras, ke ili estas rigardataj kiel vortoj. Tio ne estas la samo. Oni ne povas paroli pri «la o bona, la o vera, la o bela». Oni ne povas paroli pri «inta», «anta» aŭ «onta» okazaĵo, pri «isa», «asa» aŭ «osa» evento. Esperantistoj, miskomprenante la regulon, fakte jam estas farintaj tion. Ĝusta Esperanto tamen estas: «la bono, la vero, la belo; okazintaĵo, okazantaĵo, okazontaĵo, aŭ estinta, estanta, estonta evento». Zamenhof’ evidente volis simpligi sian sistemon, volis ĝeneraligi la karakteron de la lingvaj elementoj, volis enregistri la morfemojn en siajn vortarojn kaj lingvoŝlosilojn.
NOTO DE LA REDAKCIO: Laŭeble ni daŭrigos, en venonta numero de la KAE-INFORMILO, tiun ĉi prilingvan esploron el la verko «Sur la vojoj de la Analiza Skolo», de la esperantologo profesoro Ŝulco Rikardo, kiu tre objektive studas, en tiu sia libro, ĉiam surbaze de la Fundamenta Gramatiko de Espe-
— imatge 4 —
ranto, de d-ro Zamenhof, diversajn lingvistikajn n[nelegebla]ojn de la Internacia Lingvo, ŝajne de neniu, ĝis nun, t[nelegebla] klare kaj konvinke analizitajn. Tiu lia verko, same kiel ĝiaj similnivelaj «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto» kaj ties «Komplementa Volumo», de la karmemora gramatikisto nialanda, s-ano Luiso Mimo’ Espinalt’, meritas esti atente tralegataj de ĉiuj geamantoj de Esperantologiaj temoj. …(*):
Ĉiuj tiuj verkoj estas mendeblaj ĉe Libroservo de Hispana Esperanto-Federacio, Apartado 119. E-47080 VALLADOLID.
REKOMENDINDA KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO
Tiu ĉi 16-leciona kurso, kun riĉa ekzercaro plus dudirekta vortareto Esperanta-Kastilialingva, kostas entute 3.500 pesetojn, en kiu prezo estas inkludita, krom monattria ricevado de la KAE-INFORMILO, enhavanta taŭgan tekston por praktikado de la lingvo, ankaŭ speciala kasedo, kun modela Esperantlingva prononcado fare de la Kroatujdevena esperantisto Aŭstralia, s-ano Milan Sudec. Ĉiuj mendoj, faritaj de gesimpatiantoj dezirantaj enskribi sin en tiun kurson, estos traktataj nur post ilia koncerna antaŭpago, kiun oni bonvole efektivigu, nepre per poŝtmandato, al: KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO, de la KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA = KAE, Strato C/. Font Nova, 32. Telf. (93) 727 50 21. E-08202 SABADELL.
MONDONACON POR NIA INFORMILO
Geedzoj Clerch – de Casademunt kontribuis, per mil pesetoj, en la preskostoj de la KAE-organo. Koran dankon!
UTILAJ ADRESOJ KONCERNANTAJ LA ORGANIZACION KAE:
Centra sidejo de la «Kultura Asocio Esperantista» = KAE: ĉe Ramon Manau Torres, C/. Montseny, 5, 1º. E-08208 SABADELL.
KAE-prezidanto, s-ano Josep Mª Galofré, C/. Canonge Joncar, nº 122 D. E-08208 SABADELL (Katalunujo).
Redakcio de la KAE-INFORMILO, ĉe s-ano V. Hernández Llusera, Av. Onze de Setembre, 59. E-08208 SABADELL (Katalunujo).
INTERNACIA ESPERANTO-KONFERENCO, DE 17 ĜIS 24 DE JULIO
Ĝi okazos nunjare en Hungarujo. Krom prelegoj, debatoj, kursoj, simpozioj, teatraĵoj, diversaj distroj kaj tuttaga vizito tra Budapeŝto, ankaŭ ĝiakadre estos proklamata la OSIEK-premio 1993. Informojn petu al: Eric LAUBACHER, str. 1 rue des Vosges. F-78180 MONTIGNY-LEBRETONNEUX (Francujo).
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 8,3,40,35] Foto en televida studio: kvin viroj starantaj ĉirkaŭ alta ronda tablo antaŭ kurteno; malantaŭe Esperanto-flago kun stelo kaj panelo kun surskriboj.
[BILDO p.1 | 43,4,51,14] Emblemo de la televido «TVS – Televisió Sabadell».
Matinal. 09.00. TELECOMPRA. 10.00. INFORMATIU. 10.10. REPORTATGE. 11.00. INFORMATIU. 11.10. TELECOMPRA. 12.00. INFORMATIU. 12.10. CURS D’ESPERANTO.
[BILDO p.1 | 43,26,48,33] Kvinpinta stelo.
POST VIVAVOĈA KAJ KORESPONDA E-KURSOJ, SEKVAS TIU TELEVIDA.
Kiel raportite en paĝo 12 de la pasinta KAE-INFORMILO nº 25, oni prezentis Katalunlingvan Esperanto-kurson en televida stacio de la urbo Sabadell. Sur la foto, farita en ĝia televida lokalo, laŭvice pozas, rigardate de maldekstre dekstren, la jenaj KAE-respondeculoj: Luis Serrano, zorganto de la koresponda kurso; Josep Mª Galofré, iniciatinto kaj precipa kunordiganto de la televida, en Hispanujo premiera, Esperanto-kurso; Salvadoro Aragaj’, instruanto en tiu televida kurso; V. H. Llusera, redaktisto de la KAE-INFORMILO; kaj Ramon Manau, gvidanto de la vivavoĉa kurso. Ĉiuj gelernantoj, en tiuj Esperanto-kursoj, ricevas fotokopiaron de la koncernaj lecionoj, kune kun dudirekta vortareto Esperanta-nacialingva.
ESPERANTO SIMPLIGIS LA DEMARŜOJN TURISTADI EN RUSUJO
Danke al telefaksa kontakto kun la UEA-fakdelegito pri turismo en Moskvo, nia KAE-membro, Joan Manau i Valor, povis facile vizitadi la regurbon de Rusujo kaj krome veturi ĝis Sankta Peterburgo.
ESPERANTISTAJ GEEDZOJ OFERTAS EKSKURSOJN EN ĈEĤUJO
Tra sia registrita vojaĝagentejo TILIO, ili restas plene al via dispono pri turismaj vizitoj kaj restado en la tuta lando. Geinteresatoj sin turnu al : Pavla & Vladimir DVORAK, Ostravská 637. CS-199 00 Praha 9. tel./fakso: 0042-2-899 602. Ĉeĥujo.
— imatge 5 —
FORPASIS ARAGONA SAMIDEANO
En oktobro pasintjara mortis, en Zaragozo, la karmemora esperantisto, d-ro José Olavide, en paco ripozu, kun kiu la nuna redaktisto de la KAE-INFORMILO krucis , en 1984, kelkajn leterojn rilatajn al lia amata hobio mem aranĝi palindromojn.(*) Liamemore ni selektis du el tiuj de li eltrovitajn, ambaŭ tre probable ankoraŭ nenie publikigitajn. Ili estas la jenaj: «AMOTA URB´… NUN BRU´ ATOMA». «SONE, TAMEN, MAJE, KURIS AL URBO INOJ; UNU JONIO BRULAS; IRU, KE JAM NE MATENOS».
(*) Laŭ la Plena Ilustrita Vortaro (PIV), la signifo de la vorto palindromo, nome estas: Frazo aŭ verso, kiun oni povas legi en ambaŭ direktoj (ekzemple: NE MATENO, BONE TAMEN; kaj SAĜA NOMO NAĜAS).
ECO INSISTAS POR LA UZADO DE ESPERANTO
La Itala verkisto Umberto Eco pledis, en Lakorunjo, por la akcepto de Esperanto kiel universala lingvo, kaj por ĝia instruado al la gelernejanoj. Eco, aŭtoro, inter aliaj, de la romano «La nomo de la Rozo», kaj profesoro pri filozofio en la Universitato de Bolonjo, tion diris dum sia partopreno en la «5-a Kongreso Internacia de la Asocio Hispana de Semiologio», okazinta la pasintan decembron 1992 en Lakorunjo (Galegujo). La verkisto asertis, ke estas necese starigi unu vehiklan lingvon, kia Esperanto, kaj kritikis la ne-ekziston de politika decido, por ke la aplikado de tiu lingvo estu ebla.
(Teksto tradukita el la Barcelona ĵurnalo «La Vanguardia»). N. de la R.: En Esperanto la nomo «Eco» estas prononcata: «Eko», kaj la urbo «La Coruña» ricevas la prononceblan grafismon: «Lakorunjo».
LA PASINJARA OSIEK-PREMIO (*)
La 23-an de julio 1992, kadre de la Internacia Esperanto-Konferenco, okazinta en Ateno (Grekujo), estis atribuata tiu OSIEK-premio al Sveda verkisto, prof. Ebbe Vilborg, pro sia libro «Etimologia vortaro de Esperanto».
(*) La sigloj OSIEK mallongige signifas: «Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj».
PLIA LIBRODONACO AL LA ORGANIZACIO KAE
Nia membrino Terezino Llados´, vidvino de la bedaŭrata Esperanto-gramatikisto, s-ano Luiso Mimo´ Espinalt´, donace liveris, al la KAE-Biblioteko, ses valorajn kajerojn de «Esperantologio», eldonita de la «Internacia Revuo por la Lingvistiko kaj Bibliografio de Esperanto», kaj la libron «Bildotabuloj por la Instruado de Esperanto». KAE kore dankas ŝin.
-8-
LA NUNJARAN «PREMIO KLARA SILBERNIK», AL BARCELONANINO
Kadre de unu el la du Esperanto-kongresoj, samtempe organizataj la kurantan jaron 1993 en Valencio, t.e., tiu Universala de UEA, kaj tiu Hispanŝtata de HEF, oni liveros al la edzino de s-ano Salvadoro Aragaj´, s-ino Jozefino Girona, la nunjaran «Premio Klara Silbernik».
Samideano Aragaj´ — jam ekde sia frua enviciĝo en la Movadon, kaj poste tra sia populara «Librovendejo Esperanto», kie vigle nestas BEC, (*) fokuso de la Barcelona esperantistaro –, longatempe tre aktive diskonigas la Zamenhofan lingvon per gvido de kursoj, partopreno en prelegoj kaj kunordigado de similaj aranĝoj propagandcelaj, el kiuj lastatempe distingiĝas lia protagonismo kaj en la organizado de la Universala Esperanto-antaŭkongreso en Barcelono, kaj en la prezentado de la premiere televida Esperanto-kurso en la televizia stacio de la urbo Sabadell.
(*) BEC = Barcelona Esperanto-Centro.
ĜENERALA KUNVENO DE LA KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA = KAE
Karaj geasociitoj: La Estraro de nia organizacio kunvokas vin ĉeesti tiun kunvenon, kiu okazos dimanĉe matene, la 28-an de februaro, en la ejo de la institucio «Centre Cívic de la Creu Alta», en Sabadell. La Kunveno havos lokon je la 10´30 horo en unua kunvoko, kaj horduonon poste, t.e., je la 11-a horo, en dua kunvoko, sub la jena tagordo:
- Legado kaj eventuala aprobo de la antaŭa protokolo.
- Detala raporto pri la KAE-agado dum la jaro 1992.
- Informo pri E-kursoj: vivavoĉa, koresponda kaj televida.
- KAE-kunlaborado kun BEC kaj HEFA en ilia organizado.
- Aktuala konto-stato de la KAE kaj ties Delegacioj.
- Parta, laŭstatuta anstataŭigo de la nuna Estraro.
- Sugestoj kaj demandoj, kun iliaj laŭokazaj konkludoj.
Cele al bonorda kaj pozitiva funkciado de nia organizacio KAE, ĝia Estraro restos danka, se ĉiuj gemembroj akurate ĉeestos tiun Ĝeneralan Kunvenon. Anticipan dankon!
En la urbo Sabadell, januaron de 1993.
KLARIGA NOTO DE LA REDAKCIO
Kiel estas konstateble en ĝia frontpaĝo, ni reĝustigis, cele al aktualigo de la KAE-organo, ties koncernajn ordnumerojn en novan, duan epokon. Sekve, ekde nun ĝi plu aperos laŭ tiu nova numeraro, kun la oficiale registrita DL. num.B-42645-92 kaj sub la jam konata titolo: KAE-INFORMILO.
-9-
— imatge 6 —
ESPERANTO-SEMAJNO, EN KATALUNUJO
Sub la aŭspicio de la Hispana Esperanto-Muzeo, kiu nunjare jubileas la 25-an jaron de ĝia ekfunkciado, la Hispana Esperanta Fervojista Asocio organizas la «1-an Internacian Kulturan kaj Turisman Semajnon», kiu okazos, de la 9-a ĝis la 16-a de oktobro 1993, en la bela urbeto Sant Cugat del Vallès, distanca 15 kilometrojn de la Kataluna regurbo Barcelono.
Tiu septaga Esperanto-evento havos lokon meze de trankvila, arboplena pejzaĝo, kie troviĝas la impona institucio «Centro Borja», kies komfortaj instalaĵoj jam gastigis tri diverskarakterajn Esperanto-kongresojn, nome tiun Katalunregionan, la Internacian de SAT-laboristoj, kaj laste tiun de la Hispanŝtata Federacio HEF. — Por pliaj detaloj, ĉiuj interesatoj bonvole skribu al la «Hispana Esperanta Fervojista Asocio», Apartado 15027. E-08080 BARCELONO (Katalunujo).
ESPERANTO, EN TRADICIA LOTADO
Malgraŭ tio, ke en Terrassa, motive de la Zamenhofa Tago, aliloke raportita en tiu ĉi informilo, kvar Esperanto-kluboj elĉerpis sian stokon da loterio-biletoj, neniu el ili estis bonsorta atingi eĉ minimuman premion en la ŝtata lotado Kristnaska, okazinta la 22-an de decembro 1992. Tamen, ĉiuj tiuj kluboj devas feliĉe konsoli sin, ĉar ja la favora procento de ilia disvendado iel supozigas gravan kontribuon kaj al la Esperantismo, kaj al la respektivaj kasoj. Tiurilate, la KAE-Delegacio de Sabadell estis duoble bonŝanca, ĉar krom sia rekorda disvendado de loterio-biletoj, ĝi sukcesis, ke la fina cifero «ses», de unu el ĝiaj numeroj, ĝuste koincidis kun tiu lasta de la precipa premio Kristnaska.
MORTIS TUTMONDE KONATA KOLEKTANTO ESPERANTISTA
La 20-an de decembro 1992, forpasis en la urbo Terrassa, (Barcelono), je la aĝo de 68 jaroj, la tiea KAE-membro, s-ano Josep Cervelló i Garí, dumvive aktivinta en la filatela kampo, en kiu li precipe distingiĝis per kolektado kaj propra eldonado de glumarkoj rilataj al Esperanto, (*) pri kies temo li funkciis kiel UEA-fakdelegito en sia urbo. Ĉar homo tre afabla kaj altruisma, li estis estimata de ĉiuj, kiuj lin traktis. Danke al lia influo, la siglojn KAE en la frontpaĝo de nia informilo bele ornamas la verdastela Esperanto-standardo, speciale desegnita de Hungara amiko lia por tiu nia organo.
Al lia edzino, gefiloj kaj cetera familio, la organizacio KAE transdonas sian plej korsentan kondolencon.
(*) Pliajn detalojn pri tiu lia agado, ni publikigis en la KAE-INFORMILO nº 4 de somero 1987.
-10-
ABONOJ KAJ KOTIZOJ POR LA JARO 1993, KUN ILIA RESPEKTIVA PERANTO:
| Baza SAT-kotizo, kun SENNACIULO kaj S.REVUO, | kostas | 3.000 | ptojn. |
| Novaj SAT-anoj pagas, la unuan jaron, iom pli | « | 3.200 | « |
| Sama kotizo, nur por emeritoj k senlaboruloj | « | 2.250 | « |
| Sama kotizo, nur por gejunuloj ĝis 25-jaraĝaj | « | 1.500 | « |
| Nura abono al la monata SENNACIULO, | « | 1.600 | « |
| Nura abono al la jara SENNACIECA REVUO, | « | 450 | « |
| Abono al la «Kajeroj el la Sudo», se SAT-ano, | « | 500 | « |
| Abono al tiu sama revuo, por ne SAT-ano, | « | 800 | « |
-Pagojn oni sendu al la SAT-peranto en Hispanujo, s-ano Ramon Manau Torres, C/. Montseny, 5 piso. E-08208 SABADELL.
| UEA-membro, kun jarlibro kaj revuo ESPERANTO, | kostas | 4.400 | ptojn. |
| Simpla abono al la UEA-revuo ESPERANTO, | « | 2.640 | « |
| Abono al la gejunula UEA-revuo KONTAKTO, | « | 1.320 | « |
-Pliajn detalojn tiurilatajn petu al la UEA-delegito ĉefo, s-ro Juan Azcuénaga Vierna, C/. General Dávila, 127 portal 7, 2 izq. E-39007 SANTANDER. Pagojn sendu al lia poŝtkonto nº 03548531.
| HEF-kotizo, kun ĝia organo «BOLETIN», | kostas | 2.000 | ptojn. |
| Nur por senlaboruloj, emeritoj kaj junuloj, | « | 1.500 | « |
-Adreso de la HEF-kasisto: s-ano José Mª Bernabeu Franco, str. General Primo de Rivera, 6. E-03360 CALLOSA DE SEGURA (Alicante). Monsumojn bonvole transsendu al la HEF-poŝtkonto nº 14.011.966.
| Abono al la gazeto HEROLDO DE ESPERANTO | kostas | 2.250 | ptojn. |
| MEM-kotizo kun ĝia organo «PACO», | « | 1.600 | « |
| IKEK-kotizo kun ĝia organo INTERNACIISTO, | « | 1.500 | « |
-La respektivajn pagojn adresu al ilia peranto en Hispanujo, s-ano Luís Serrano Pérez, C/. Font Nova, 32. E-08202 SABADELL.
Abono al la «KAE-Informilo», eksklude Esperantisma periodaĵo tute redaktata en la Zamenhofa Lingvo. Kvankam aperanta ĉiun trian monaton, ĝia moderpreza jarabono kostas nur 700 pesetojn, kiun monsumon, kun la koncerna indika noto, oni bonvole sendu, per poŝta ĝiro aŭ trastrekita ĉeko banka aŭ ŝparkasa, al la KAE-kasisto: s-ro [?] Santiago Torné Grau, C/. Roca, nº 22 – 3º – 1ª. E-08208 SABADELL. Oni ankaŭ povas tiun 700-pesetan abonon transpagi al la bankkonto nº 0081 0900 84 00011357 19 de la ASSOCIACIÓ CULTURAL ESPERANTISTA ĉe BANC SABADELL, en la urbo SABADELL. Bankperadon bonvole aldonu.
Abono al LA GAZETO , kultura Esperanto-revuo, kostas 2.850 ptojn. Tiun ĉi jarabonon bonvole transpagu al ĝia peranto en Hispanujo, s-ano Luis Mª Hernández Izal, apartado 83. E-08720 VILAFRANCA DEL PENEDÈS (Barcelona).
-11-
2a època, núm. 2, primavera de 1993

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 2, primavera de 1993.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
**[BILDO p.1 | 56,3,80,25]** Emblemo de KAE: flirtanta flago kun kvinpinta stelo kaj sunradioj, sur rubando «kae — Kultura Asocio Esperantista — Associació Cultural Esperantista», kaj sube la vorto «Katalunujo».C/. Montseny, 5, 1-er. E-08208 SABADELL
***********************
C/. Menéndez Pelayo, 65. E-08223 TERRASSA
***********************
KAE-INFORMILO
(DL. num. B-42645-92)
Nº 2 – Dua epoko. Sepa aperjaro. Monattria. Printempe de 1993.
************************************************************
POST ĜENERALA KUNVENO, ELEKTO DE KLERECREĜINO ESPERANTO
Kiel oportune anoncite, nia Katalunteritoria organizacio «Kultura Asocio Esperantista» = KAE okazigis, la 29-an de februaro 1993, en la institucio «Centre Cívic de la Creu Alta», en la urbo Sabadell, sian Ĝeneralan Kunvenon, en kiu, post ampleksa informado, fare de la sekretario Giordano Moya, pri la Asocia agado dum la pasintjara periodo, intersekve intervenis, inter aliaj, la KAE-estraranoj Josep Mª Galofré, V. H. Llusera, Santiago Torné, Ernest Roca, Luís Serrano, Josep Climent, Ramon Manau kaj Joan Solé.
La prezidanto s-ro Galofré optimisme raportis pri siaj demarŝoj kaj kontaktoj, rilataj al plurfacetaj aspektoj de la Movado, kiujn li efektivigis, individue aŭ akompanate, ĉe diversaj aŭtoritatuloj kaj institucioj en- kaj eksterurbaj. Ankaŭ li favore pritraktis la ĝojigan fakton, ke pluraj gemembroj, inklude ilia organizacio KAE, estas jam enskribitaj en la en Valencio venontajulie okazonta Universala Kongreso de Esperanto, en defendo de kies organizado kaj organizantoj cetere nia Asocio oportune reagis tra publika letero, aperinta en la lastnumera «Boletín» nº 309, sub la titolo: «La Esperantismo kaj ĝia mesaĝo».
En la punkto nº 7 de tiu Asemblea tagordo, oni vigle analizis kaj koincide komentariis ĉiujn dumjarajn okazintaĵojn, precipe tiujn lastatempajn, en kiuj nia organizacio kaj ĝiaj membroj vole aŭ ne vole akaparis/as certan protagonismon, eĉ kiam kontraŭaj voĉoj «bojas, ĉar ni estas rajdantaj», kiel asertas Kastilialingva proverbo. Plie oni anoncis, ke danke
-1-
— imatge 2 —
al la persistaj demarŝoj de KAE-skipo, oni inaŭguros straton, kun la nomo ESPERANTO, en la urbo CASTELLBISBAL, proksima al la regurbo Barcelono, kadre de la 78ª Antaŭkongreso Universala, kiun oficiale organizas, en la Kataluna teritorio, la prestiĝa societo «Barcelona Esperanto-Centro», en ekskluda interkonsento kun UEA.Post la fino de tiu kunveno, oni translokis sin en apudan salonon, kie antaŭ grandnombra publiko, inter kiu troviĝis 11 diverssocietaj «Pubilles» (=Klerecreĝinoj), speciale venintaj por soleni tiun ceremonion, oni elektis «Pubilla Esperanto 1993» la 19-jaran studentinon, fraŭlinon Mònica Valldosera Tarrés, kiu danke salutis la ĝeĉeestantojn per simpatia paroladeto en perfekta Esperanto. Tiu festo, kiun prezentis kaj inaŭguris la KAE-prezidanto s-ro Galofré, cetere ĝia precipa organizanto, gaje finiĝis per apetitiga, bone provizita lunĉo. La lokaj televido, radiostacio kaj ĵurnalo objektive raportis — tiu ĉi lasta eĉ reproduktante foton de la klerecreĝino — pri la okazintaĵo, kio entute rezultigis pliafojan mencion favoran kaj al nia organizacio «Kultura Asocio Esperantista» = KAE, kaj al ĝia prioritata celo, kiu ekskludo estas la disvastigo de la Zamenhofa Lingvo.
Ekde nun do, samideanino Mònica, la ĵus elektita «Klerecreĝino Esperanto 1993», reprezentos la KAE-Delegacion de la urbo Sabadell, en la tradicia klereckonkurso tutregiona, en kiu oficiala ĵurio ĉiujare atribuas la titolon de «Pubilla de Katalunujo» al la kulture plej bone dotita kandidatino konkuranta en tiu niaregiona evento.
Noto de la Redakcio: La Katalunlingvan vorton «Pubilla», ni iam antaŭe tradukis en Esperanton per la laŭlitera termino «Majoratulino»; tamen ĝia laŭsenca signifo, eksplikita tuj supre, estas tiu de «Klerecreĝino», pli oportuna esprimo tiurilate sugestita de s-ro István Ertl, redaktoro de la UEA-periodaĵo «Esperanto».
Kvizo pri Esperanto kaj infanoj
Bernard Golden
La sekvaj dek demandoj temas pri la kultura, socia kaj eduka rolo de Esperanto kun rilato al infanoj.
a. En 1844 d-ro Heinrich Hoffmann el Frankfurto ĉe Majno verkis libron por sia fileto Carl kaj li mem ilustris ĝin per komikaj bildoj. Post publikigo en 1845 ĝi fariĝis klasikaĵo de la infanliteraturo kaj estis dufoje eldonita en Esperanto. Kiel ĝi nomiĝas kaj kiu tradukis ĝin?
b. Kiu organo servas kiel ligilo por organizaĵo, kies celo
-2-
estas disvastigi skoltajn idealojn per Esperanto kaj disvastigi Esperanton inter ĉiulandaj skoltoj?
c. Kiun tradukon de mondfamaj infanfabeloj faris d-ro L.L. Zamenhof inter la jaroj 1888 – 1914?
ĉ. Gepatroj, kiuj serĉas vortojn en Esperanto por infanludoj povas turni sin al kiu fakterminaro?
d. Kiu romano, verkita de Nobel-premiito, rakontas la aventurojn en Afriko de du infanoj, dekkvarjara pola knabo kaj okjara angla knabino? Kiu tradukis ĝin en Esperanton?
e. Kio estas la Kastora Klubo de Esperanto?
f. Kiu romano por infanoj (kaj ankaŭ maljunaj infanoj), verkita de mondfama hungara teatraĵ-verkisto de la 20-a jc., temas pri grupo da budapeŝtaj knaboj, kiuj organizis «mastiko-klubon»? Kiu esperantigis ĝin?
g. Kiu estas la «geonkloj esperantistoj» kaj kiel ili helpas siajn junajn «genevojn»?
ĝ. Alia klasikaĵo de la infanliteraturo tradukita en plurajn lingvojn kaj ankaŭ en Esperanton havas kiel ĉefrolanton urseton, kiu donas sian nomon al la titolo de la verko. Kiuj estas la aŭtoro kaj la kuntradukintoj?
h. Kiu internacia Esperanto-revuo, nuntempe, eldonita de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), estas dediĉita al infanoj, kiuj komencas lerni Esperanton?
RESPONDOJ
a. La Struvelpetro: beletaj rakontoj kaj komikaj bildoj de d-ro Heinrich Hoffmann estis esperantigita de Jacob D. Applebaum por la unua eldono de 1921. La libro estis reeldonita en 1971.
b. La Skolta Mondo estas la kvaronjara organo de Skolta Esperantista Ligo (SEL), fondita en 1918 de Alexander William Thomson kaj aliaj britaj skoltestroj.
c. Zamenhof tradukis la Fabeloj de la dana verkisto Hans Christian Andersen, sed ili estis publikigitaj nur post la morto de la aŭtoro de Esperanto en kvar volumoj inter 1923 kaj 1963.
ĉ. Terminaro por Infan-ludoj estis verkita de Societo de Britaj Esperantistaj Geinstruistoj (SBET) kaj eldonita la unuan fojon en 1942. Fotorepreso aperis en 1960.
d. Tra Dezerto kaj Praarbaro de la eminenta pola verkisto Henryk Sienkiewicz estis elpoligita de Mieczyslaw Sygnarski kaj publikigita en 1978.
e. La Kastora Klubo estas internacia Esperanto-klubo por infanoj kaj gejunuloj ĝis la aĝo de 18, kiuj scias aŭ lernas Esperanton. Ĝia ĉefa celo estas instigi ilin uzi Esperan-
-3-
— imatge 3 —
ton kaj labori por la lingvo kaj ties idealoj. De la unua grado de Kastoreto infano povas promociiĝi al la gradoj de Bruna, Arĝenta kaj fine Ora Kastoro.f. La Knaboj de Paŭlo-Strato de Ferenc Molnár estis esperantigita de Ladislao Spierer kaj eldonita en 1937. En 1978 aperis fotorepresa reeldono.
g. La organizaĵo Geonkloj Esperantistaj celas helpi junajn geesperantistojn lerni Esperanton per korespondado kun plenaĝuloj. Tiuj ĉi kuraĝigas la infanojn, donante al ili eblon praktike uzi la Internacian Lingvon.
ĝ. Winnie-la-Pu de la brita aŭtoro A.A. Milne, estis elangligita de Ivy Kellerman Reed kaj Ralph A. Levin. Ĝi estis publikigita la unuan fojon en 1972 en Usono kaj reeldonita de UEA en 1991. La libro enhavas la ilustraĵojn de Ernest H. Shepard el la originala angla eldono de 1926.
h. Juna Amiko, kvaronjara ilustrita magazino kun internacia redaktaro, havas plurajn rubrikojn celantajn la edukon kaj amuzon de infanoj, kiuj komencas lerni Esperanton
***
Reviziita kaj ĝisdatigita: Februaro 1993
Bernard Golden Damjanich u. 1/C.I. 8. H-8200 Veszprém (Hung)
ESPERANTO SUR LIA VOJO
Kiel konstatos la legantoj de tiu ĉi rubriko, ĝia kutima intervjuanto fariĝis, en la nuna okazo, la intervjuata protagonisto. Kaj estas mi, kiu konis lin jam de nia juneco, la sensperta respondeculino nun ŝarĝata per la tasko demandi lin pri lia esperantista vivo.
Unuavice mi diru, ke s-ano Vincento Hernàndez Llusera, kiu foje subskribas laŭ la pseŭdonimo VELUS, estas, kiel sciate, la redaktisto de la monattria periodaĵo KAE-INFORMILO, ekde ĝia apero en la jaro 1986. Kun li min ligas sincera amikeco jam de antaŭ la intercivitana milito Hispana, kiam mi eklernis Esperanton en kurso gvidata de s-ano Luiso Mimó Espinalt, kiu kun la tempo fariĝis mia karmemora edzo.
Kvankam mi povus plilongigi tiun ĉi mian prezenton pri la agado, por Esperanto, farita kaj plu farata de s-ano Hernàndez Llusera, mi preferas, ke estu li mem, kiu detale respondu al miaj demandoj, kion li afable akceptas fari tuj sekve:
KIAM, KIEL KAJ KIE VI INFORMIĜIS PRI ESPERANTO KAJ EKLERNIS ĜIN; KAJ KIAL VI PLU PERSISTAS AKTIVI EN ĜIA MOVADO?
El fora infaneco mi bone memoras, ke dum surstrata ludado inter samaĝuloj ĉirkaŭ 6 ĝis 9-jaraj, najbara amiketo nia, nomata Antono Martí Basté (*), ofte mirigis nian rondeton per la
-4-
tiutempe fantazia aserto, ke lia patro estis vizitinta kelkajn eksterlandajn urbojn, inklude Parizon, kie li ascendis ĝian Ejfelturon, danke al tio, ke li parolis la lingvon Esperanto. Tiu ĉi infana anekdoto jam frue fariĝis la rekta kanalo, tra kiu mi informiĝis, la unuan fojon, pri la nomo Esperanto kaj ĝia utileco. Tio okazis proksimume inter la jaroj 1921 kaj 1923, en mia naskiĝurbo SABADELL. Poste, kiam mi estis 19-jara, kaj kun la tempo jam estis simpatianta kun la ideo de Internacia Lingvo, mi decidis enskribi min en lokan, baldaŭ komenciĝontan Esperanto-kurson. En mia memoro ankoraŭ daŭre konserviĝas la favora, stimula kuraĝigo de mia bedaŭrata kursgvidinto, s-ano Dominiko Vallés, kiu, konstatinte mian diligentecon plenumi ĉiujn tradukajn ekzercojn, afable konversaciis kun mi, eĉ en eksterklasa tempo, por komplezi mian sciemon pri diversaj Esperanto-temoj. Oportune li havigis al mi gekorespondantojn kaj adekvatan legaĵon, por praktikado de la lingvo, kio baldaŭ firmigis mian entuziasmon kaj por Esperanto, kaj por ĝia humanisma mesaĝo, cele al kies disvastigo mi plu daŭrigas mian aktivadon en la Movado.
EL VIA LONGATEMPA KONTAKTO KUN LA MOVADO, KIUN ĜIAN PERIODON VI TAKSAS PLI POZITIVA POR ESPERANTO, KAJ KIUJN ĜIAJN EVENTOJN KAJ PROTAGONISTOJN, EN LA KONCERNA PERIODO, VI OPINIAS PLEJ DISTINGINDAJ?
Fakte, pri la periodo antaŭa al nia intercivitana milito, mi povas nur malmulte rakonti. Tamen, ĵus eklerninte Esperanton, en la jaro 1934, tuj prezentiĝis al mi diversaj okazoj, kiuj iel enprofundigis min en la konon de la tiutempa Movado. Efektive, en mia apenaŭ trimonata esperantisteco, mi jam amike kontaktis, persone kaj letere, kun diversaj samideanoj tiamaj, ĉar havis la ŝancon ĉeesti kvar diferencajn Esperanto-kongresojn, nome du de la «Kataluna Esperantista Federacio» = KEF, respektive okazintaj en la urboj RIPOLL kaj MANRESA; tiun de la «Hispana Esperanto-Asocio» = HEA, en Barcelono; kaj alian de la «Prolet-esperantista Unio de Iber-amerikaj Landoj» = PUIL, ankaŭ okazinta en Barcelono, en kiu urbo tiutempe troviĝis fortaj E-kluboj, kies viglaj bultenoj ĉiam vokis al interesaj prelegoj, ekskursoj, komentariataj projekcioj, artaj festivaloj, rendevuoj ktp. Cetere, la lingva nivelo de iliaj membroj ĝenerale estis sufiĉe alta, por kio sprone helpis oftaj vizitoj de eksterlandaj geesperantistoj, el kiuj mi speciale memoras, ĉar li min multe stimulis per sia kuraĝigo, la Bulgaran Akademianon, profesoron Ivan H. Krestanov, kun kiu mi hazarde debutis en Esperanto-konversacio, ĉar ja estante sola, mi devis lin akompani tutan tagon tra mia urbo SABADELL, kiam mi estis lernanta la lingvon de apenaŭ tri monatoj.
-5-
— imatge 4 —
Krome, el tiu antaŭmilita periodo, persone mi konatiĝis, precipe dum tiuj Esperanto-kongresoj, kiujn mi ĉeestis, ankaŭ kun aliaj gravuloj de la Movado, el kiuj mi citu nur kvar homojn, cetere tre signifajn, kies nomojn jen mi vicigas flanken de la interkrampe jam klarigitaj sigloj de tiu organizacio, al kiu ili apartenis, ili estis: la mondfama poeto kaj Lingvakomitatano, s-ano (Jakobo=) Jaume Grau Casas (KEF); la militisto, generalo Mangada (HEA); kaj doktoro Borrell kun sia bofrato Mikaelo Sender (PUIL).Poste, sed jam en la postmilita epoko, kiu eble estas pli pozitiva ol la antaŭa, almenaŭ laŭ propra sperto, mi kontaktis kun aliaj prestiĝuloj de la Esperanto-Movado, el kiuj, responde al via demando, mi opinias plej distingindaj protagonistoj, precipe pro ilia klereco kaj verva kapablo oratora, la sekvajn kvar esperantistajn gravulojn, ili nome estas: la Katalunoj Frederiko Pujulà i Vallés kun Mariano Solà Montserrat; kaj Luiso Hernàndez Lahuerta kun d-ro Rafaelo Herrero Arroyo, la du lastaj Valencianoj. Kompreneble, ankaŭ meritas mencion, inter aliaj, miaj karmemoraj amikoj: Ramon Molera Pedrals, Petro Nuez Pérez, R. Fernàndez Jurado, S. Alberich Jofré, Luiso Mimó Espinalt, Jakobo Viladoms Valls, Sebastiano Chaler Arnau, Jozefo Ventura Freixas, Ramon Arteu kaj aliaj same forpasintaj samideanoj, kies nomojn mi bedaŭras nunmomente ne rememori. Tamen, mi laste volas emfaze citi, inter tiuj, kun kiuj mi plej ofte kontaktis, la tre valoran esperantistan protagonismon, kiun nediskuteble havis la bedaŭrata Akademiano, s-ano Delfí Dalmau, kun kiu min ligis komuna tasko dum longa tempo, nome varbado kaj abonigo de membroj al diversaj eksterlandaj Esperanto-gazetoj, kies reprezentanto en Hispanujo li oficiale estis, pro kio ni ofte korespondadis. Kurioze, lia skribmaniero estis samtempe konciza kaj objektiva, sekve preskaŭ ĉiam li uzadis simplan poŝtkarton por skribi. Eĉ en du okazoj, kiam en mia urbo SABADELL tre sukcese oni organizis prelegserion, kaj aliaokaze Esperantolingvan kantkoncerton, ambaŭ danke al lia iniciatemo kaj dinamismo, li ĉion tre lakone instrukciis kaj enprogramis en simplajn poŝtkartojn de la iama Instituto «Belpost-Tecnopost», kies direktoro kaj proprietulo li estis.
Analizinte la diversajn faktojn karakterizintajn la postmilitan Esperanto-Movadon nialandan, kiun mi iel travivis en ĝia tuta dimensio, mi konklude konsideras, ke en tiu periodo oni atingis rimarkindajn rezultojn, el kiuj, kelkaj evidente donis certan prestiĝon al la Esperantismo, kiaj, ekzemple: grandnombra eldonado de diverstemaj libroj kaj broŝuroj; tradukado de gravaj verkoj el tutmonde renomaj aŭtoroj Hispanaj, inter ili Cervantes, García Lorca, Salvador Espriu, Víctor
-6-
Català, Carles Soldevila, Pérez Galdós — tiuj du lastaj Esperantigitaj de via karmemora edzo, Luiso Mimó Espinalt —; oficiala inaŭguro de pluraj stratoj, laŭ la nomo Esperanto aŭ Zamenhof, en diversaj urboj de la duoninsulo, kaj eĉ de Kanarioj; propaganda uzado de speciala Esperanto-poŝtstampo, ofta permeso oficiale sankciita de la poŝta direkcio ŝtata, motive de okazintaj kongresoj regionaj kaj tutlandaj, aparte de kvar internaciaj, nome: du katolikaj de IKUE, respektive okazintaj en Zaragozo kaj Valencio; tiu de la neŭtrala UEA, en Madrido; kaj alia de la laborista SAT, en Sant Cugat del Vallés (Barcelono). Dum tiu periodo, en kiu estis fondataj novaj E-kluboj, ankaŭ komencis agadi nia Katalunteritoria organizacio «Kultura Asocio Esperantista» = KAE, kiu post la organizado de la Esperantista SAT-Kongreso Internacia, okazinta en Katalunujo, funkciigas, ekde la jaro 1986, vivavoĉan kaj korespondan E-kursojn, al kiuj nunjare oni enkorpigis, unuafoje en Hispanujo, televidan kurson. Krome, nia organizacio KAE lastatempe organizis, en kunlaboro kun la majorio de Katalunaj kluboj esperantistaj, kelkajn Zamenhof-Tagajn eventojn, kune kun du Rendevuoj en Moià (Barcelono) kaj Vila-rodona (Taragono), kadre de kiuj estis inaŭgurataj , en ambaŭ urboj, du stratoj kun la nomo ESPERANTO. Aparte menciinda estas la fakto, ke dum du intersekvaj jaroj, en 1991 kaj 1992, oni oficiale elektis du esperantistinojn niaklubajn «Klerecreĝinoj de Sabadell». Nunjare kandidatos al tiu titolo, kiel ni informas en paĝo 2 de tiu ĉi INFORMILO, fraŭlino Mònica Valldosera Tarrés, ĵus elektita «Klerecreĝino Esperanto 1993».
ĈU VI POVAS RAKONTI IUN KURIOZAN ANEKDOTON, KIUN VI SPERTIS EN VIA LONGA VIVO ESPERANTISTA?
Jes, mi spertis kelkajn, sed mi nur rakontos la jenan, kiu surprizis min multe: Profitante dimanĉan paŭzon dum turisma ekskurso tra Aŭstrujo, en la jaro 1988, mia edzino kaj mi decidis viziti la tiaman UEA-delegiton en Salzburgo, por demandi lin pri certa meĥanismo koncerna al nia fotoaparato. Post iom longa piedirado, ni fine atingis la celatan adreson, en kiu tuj servoprete akceptis nin iu iom aĝa sinjoro, al kiu ni parolis, en la Internacia Lingvo, demande pri Rudolfo, tiu ĉi estis la nomo de la UEA-delegito. Post momento, aperis antaŭ ni altastatura junaĝa sinjorino, kiu, salutinte nin en perfekta Esperanto, afable sin interesis pri la celo de nia vizito. Kvankam mi jam rimarkis ion strangan komence de la konversacio, nur kiam instigite de mia edzino, insiste flustrinta nacialingve, ke mi diskrete demandu al ŝi, kie efektive troviĝis sinjoro Rudolfo, sole tiam malkovriĝis la mistero, ke ŝi estas li, t.e., sinjoro Rudolfo …. Poste, li sincerigis sin al ni
-7-
— imatge 1 —
#### POST KAE-DEMARŜOJ, PLIA STRATO ESPERANTO INAŬGUROTAKunlabore kun la organizantoj de la «78-a Universala Antaŭkongreso de Esperanto», nunjare okazonta de 20 ĝis 23 de julio en Barcelono, nia organizacio KAE atingis la oficialan konsenton, de la aŭtoritatoj en la urbo CASTELLBISBAL (Barcelono), inaŭguri straton, kun la nomo ESPERANTO, en centra loko tiea, apud ĝia nun konstruata nova magistratejo. Tiun straton oni inaŭguros ĵaŭde, la 22-an de julio, kadre de la enprogramita ekskurso turisma, dum kiu estos vizitataj la «Hispana Muzeo de Esperanto», en Sant Pau d´Ordal, la urbo Sabadell kun ĝia Bulvardo Zamenhof, troviĝanta apud moderna parko kun navigebla lago, kaj la bela urbeto Sant Cugat del Vallès, ĉiuj en la provinco Barcelono.
AĈETU ESPERANTO-LIBRON, KAJ DONACE VI RICEVOS ALIAN
Efektive, la Katalunteritoria organizacio «Kultura Asocio Esperantista» = KAE donace liveros libron kun la komedioj: «Tamen civilizitaj» kaj «Neĝobulo», majstre tradukitaj en la Zamenhofan Lingvon de la esperantologo Luiso Mimó Espinalt, al ĉiuj geinteresatoj, kiuj aĉetos, dum la nuna jaro 1993, la prestiĝan gramatikon de la sama aŭtoro: «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto», kies seninflacia prezo, nome estas nur: 800 pesetoj. Tiurilate skribu al la KAE Librejo Serrano, C/. Font Nova, 32, E-08202 SABADELL (Barcelono). Ĉiu mendo estos traktata nur post ĝia antaŭpago, prefere poŝtĝire.
ESPERANTO EN GRAVA PERIODAĴO DE LA URBO BARCELONO
Sub la titoloj «La lingvo de ĉiuj» kaj «Valencio gastigos la 78-an Universala Kongreson de Esperanto», pompe aperis, dimanĉe la 14-an de marto, en «La Vanguardia», la plej legata ĵurnalo de la Kataluna regurbo, pli ol duonpaĝa artikolo pri la Zamenhofa Lingvo. Krom objektiva informado pri la Movado, ĝi publikigis liston kun adresoj de la majorio de Esperanto-kluboj en Katalunujo, inklude de tiu de la HEF-libroservo en Valladolid, kaj du fotojn: unu grandan kun kolekto da renomaj verkoj en Esperanto, kaj alian kun la portreto de la Majstro.
NIA ORGANIZACIO KAE ANKAŬ ALPORTIS AL ĜI SIAN SABLERON
Kiel avangardan programeron, celantan fruan ekinformadon de la Universala UEA-Antaŭkongreso venontajulie okazonta en Barcelono, en la tiuurba institucio CONEX oni prezentis, de 23 ĝis 28 de marto, allogan ekspozicion kun diversspeca materialo rilata al Esperanto. Ĝin inaŭguris paroladoj de S. Aragaj´, motoro de tiu Antaŭkongreso, kaj s-ro Agustí, prezidanto de CONEX. Salutvortojn ankaŭ diris esperantisto Irlanda.
-12-
— imatge 5 —
al ni, manifestante, ke jam de sia infanaĝo li ĉiam sopiris al ina, femala sekso, kaj ke tuj ekde kiam li estis atinginta sian plenaĝecon, li propravole vestas sin kiel virino ….
FINE, KIAN MESAĜON VI TRANSDONUS AL ĈIUJ HISPANAJ KLUBOJ DE ESPERANTO KAJ ĜIAJ MEMBROJ, POR KE LA ZAMENHOFA LINGVO LAŬEBLE PLEJ RAPIDE FARIĜU, INTER LA DIVERSAJ GENTOJ LOĜANTAJ LA TUTAN TERGLOBON, EFEKTIVE AGNOSKATA INSTRUMENTO POR ILIA RECIPROKA INTERKOMPRENIĜO, KAJ POR SAMTEMPA BAZO DE SINCERA TOLEREMO?
Tiurilate mi plene identigas min kun la KAE-sekretario Giordano Moya, el la urbo Terrassa, kaj tial mi respondas tiun ĉi vian demandon per similaj vortoj kaj ideoj al tiuj liaj, kiujn pensojn mi plurfoje esprimis dum mia jam longatempa strebado por Esperanto. Cetere mi diru, ke koincide kun aliaj diversnaciaj lingvokolegoj, mi ankaŭ opinias, ke nia Movado devus reveni al la Zamenhofa principo, laŭ kiu la esperantistoj, kiel avangardaj homoj, devus kontribui, tra sia internacilingva vehiklo Esperanto, kaj ties imanenta mesaĝo humanisma, al pli granda solidareco kaj reciproka respekto inter ĉiuj tutmondaj popoloj. Kiel mi iam skribis en la HEF-organo «Boletín», tiu esperantista agado neniel kondiĉas, ke oni devas rezigni proprajn ideologiojn, kredojn aŭ aliajn homajn konceptojn, sed tute kontraŭe: ĉiu esperantisto ja estu libera flegi, kaj kompreneble daŭre diskonigi aparte, siajn plej amatajn konvinkojn. Sekve, tiu mistiko de justeco kaj frateco atribuata al la tiel nomata «Interna Ideo», de Zamenhof, eksklude funkciu kiel humanisma lingvo-bazo, sur kiu la plej malsimilaj kriterioj homaj kunvivu «kun unueco en diverseco», kun reciproka toleremo de sentoj kaj opinioj inter ĉiuj homoj.
Kiel klarigas la «Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto», la Internacia Lingvo Esperanto estu necesa premiso, t.e., kondiĉo kaj bazo de internacia solidareco, kio ja estas noblacela idealo, kiu certe altiros la simpation de ĉiu progresema homo. Responde al via demando, mi pensas, ke tiu estas la mesaĝo, kiun mi transsendus al ĉiuj Esperanto-kluboj kaj ĝiaj membroj, nome ligi la Esperantismon kun ĝia imanenta humanismo.
Intervjuis: Terezino Lladós Castellet
(*) Vidu la lastan linion de paĝo nº 4: La patro de tiu tiama etulo estis la esperantista pioniro Antono Martí i Martí, el la urbo Sabadell, prezidanto de la tiea societo «Esperanta Semo». Okaze de la «1ª Kongreso de Katalunaj Esperantistoj», okazinta la jaron 1910 en la menciita urbo Sabadell. li estis ĝia precipa organizanto, kaj krome zorgis, inter aliaj taskoj, pri ĝia detala raporto, poste aperinta en la tiuepoka gazeto: «Kataluna Esperantisto», organo de KEF.
-8-
ENKONDUKO EN LA ESPERANTAN VORTFARADON, de Ŝulco Rikardo
(Daŭrigo el la paĝoj 5-6, de la duetapa KAE-INFORMILO nº 1)
Tiel avertitaj, ni nun reiru al la unua frazo de la dekunua regulo. Kiel ekzemplon ni prenu la kunmetitan vorton «domopordo». Fakte, la precipa vorto staras en la fino. «Domopordo» estas «pordo», kaj ne «domo». La vorto «domo» indikas al ni, pri kia pordo temas. La kunmetaĵo estas facile analizebla: «Domopordo» estas «pordo de domo». «La flanka vorto», diras Luiso Mimó, «estas laŭsence enkondukita per prepozicio. Tamen la prepozicio ĉiam forestas».
De la kunmetita substantivo «domopordo» ni povas derivi la adjektivon «domoporda». Ni povas paroli ekzemple pri «domoporda ŝlosilo». Per la finaĵo «-i» ni povas formi ankaŭ la verbon «pordi» aŭ la verbon «domopordi». Sed tiuj verboj ne ekzistas en Esperanto, ĉar ili sencon ne havas. Ankaŭ la Plena Ilustrita Vortaro ne registras ilin. Ni bone priatentu tiun mirigan fenomenon, ke ni disponas pri mensa instanco, kiu avertas nin, kiam minacas stultaĵo. Tiun ĉi ni instinkte evitas. Ni tamen tre bone povas formi kaj uzi, ekzemple, la verbon «maŝinoskribi». Jen ni havas verbon kiel precipan elementon. Ĝi estas facile analizebla: «skribi per maŝino»; kaj ree aperas la prepozicio forlasita en la kunmetaĵo. Ni povas precizigi: La precipa elemento de vortkunmetaĵo povas esti substantivo, adjektivo aŭ verbo.
Ĉu ĝi ankaŭ povas esti adverbo? Jes, ĝi povas! Ekzemple: «La simio saltis fulmorapide». Sed tiu ebleco malfermas alian vastan, tre interesan ĉapitron el nia lingvo. Ĝi koncernas la derivadon de adverboj el adverbaj prepozitivoj. Tiu aparte grava propreco de nia lingvo multe kontribuas al ĝia granda fleksebleco. Pri ĝi estas detale parolate en la sekva ĉapitro.
Ni nun envicigu niajn ekzemplojn: domopordo, domoporda, maŝinoskribi, fulmorapide. Laŭ la deksesa regulo de la Fundamenta Gramatiko ni rajtas forlasi la substantivan «-o» kaj anstataŭigi ĝin per apostrofo. Nenio do obstaklas, ke ni diras «dom’pordo, dom’porda, maŝin’skribi, fulm’rapide». Sed sen eksplicita Fundamenta regulo, laŭ neta konvencio, la Esperantistoj forlasas en tiaj kunmetaĵoj ne nur la finaĵon «-o», sed ankaŭ la anstataŭigantan apostrofon, kiu ja en la parolata lingvo ankaŭ ne aperas: dompordo, domporda, maŝinskribi, fulmrapide. Sed kiam la prononcebleco aŭ nur la belsoneco de la kunmetaĵo estas ĝenata, oni gardas la finaĵon «-o» de la flanka vorto, diras ekzemple «ĉambropordo» kaj «arbobranĉo», evitante «ĉambrpordo» kaj «arbbranĉo». Oni laŭbezone, t.e., laŭ persona decido, ankaŭ gardas la finaĵon «-o», se ĝia forlaso ĝenas la kompreneblecon. «Informo» ja ne estas «inoformo» (formo de ino)
(Ĝi sekvos venontanumere)
-9-
— imatge 6 —
[BILDO p.6 | 7,0,30,49] Nigrablanka foto de juna virino kun bukla hararo, ridetanta, en blanka bluzo, kun skarpo surskribita «KAE Pubilla Esperanto 1993 Sabadell» kaj stelo.
NUNJARA KAE-KANDIDATINO
Tuj apude pozas la 19-jara studentino, el la Kataluna urbo SABADELL, fraŭlino Mònica Valldosera Tarrés, ĵus elektita «Klerecreĝino Esperanto 1993», kaj kiu ekde nun prenas sur sin la reprezentadon de la organizacio «Kultura Asocio Esperantista» = KAE.
Legu, en paĝo nº 2, jam komence de ĝia dua alineo, pliajn detalojn tiurilatajn.
(Foto reproduktita el la ĵurnalo «Diari de Sabadell»).
[BILDO p.6 | 29,32,48,50] Emblemo: verda stelo kun litero «E» meze de stiligita terglobo, kun la teksto «ESPERANTO lingvo internacia».
KAE-ANO, PREZIDANTO DE ESPERANTISTA ASOCIO TUTLANDA
La distingindan samideanon Luís Mª Hernàndez Izal, el la urbo Sant Pau d’Ordal (Barcelono), kie troviĝas la «Hispana Esperanto-Muzeo», de li administrata, oni ĵus nomumis Prezidanto de la «Katolika Esperantista Hispana Asocio»
POR LA KAE-INFORMILO, NI RICEVIS JENAJN MONDONACOJN DE:
Vincent Caudet Armengol, el Francujo: 100 francajn frankojn; José Luís Pérez Óvilo, el Murcio: 300 pesetojn; César de Mosteyrin y Castillo, el Segovio: 300 pesetojn. Koran dankon al ĉiuj pro ilia altruisma kontribuaĵo.
NI FUNEBRAS LA FORPASON DE JENAJ SAMIDEANOJ:
Akademiano prof. d-ro Juan Régulo Pérez, elstara esperantisto, el La Laguna (Kanarioj); Josep Ferrer Serrano, el Barcelono, kaj Amador Díaz Elizalde, Hispana arkitekto loĝinta en SOUTHAMPTON (Anglujo), mortinta en 1993-03-06. Al La respektivaj familioj, nian plej korsentan kondolencon.
-10-
INTERNACIA ESPERANTO-GAZETO REDAKTATA EN LA URBO SABADELL
Efektive, ekde la nuna jaro 1993, nia KAE-membro Luís Serrano Pérez mem redaktas, tajpas kaj ekspedas la monatduan periodaĵon «Internaciisto», organo de KEK, laborista organizacio tutmonda. S-ano Serrano nin surprizis per tiu sia belaspekta gazeto 16-paĝa, kun bonega papero, en formato de 30’5 cm. X 21’5 cm. El ĝia enhavo, konforma al la devizo: «Per Esperanto por Socialismo», estas rimarkebla la klara, senornama lingvaĵo de la redaktisto, kiu aplikas la laŭ-Fundamentan sufikson «-ujo» al ĉiuj landnomoj, ekzemple: Hispanujo, Bulgarujo ktp., tiel brave ignorante la tiurilatan devion de similaj periodaĵoj.
LA JARON 1994, SAT-KONGRESO EN LA ĈEĤA RESPUBLIKO
Tiu internacia evento de la Laborista Esperantismo havos lokon, de 16 ĝis 23 de julio 1994, en la Sud-Moravia urbo: STRÁŽNICE, turisma centro Ĉeĥa fama pro siaj folkloraj festivaloj kaj muzeo, en naskiĝregiono de la iniciatinto de la ideo de Internacia Lingvo, J. A. Comenius. Por la vizitantoj oni preparas kulturan, vizitoplenan programon. Samtempe kun tiu ĉi «67-a Esperantista Kongreso de SAT», oni organizos, en la menciita urbo STRÁŽNICE, la «1-an Tutmondan Esperantoteman Ekspozicion Filatelan, al kiu estas invitataj preni parton ĉiuj tiutemaj kolektantoj esperantistaj.
Informojn petu al ĝia sekretario, s-ro Vlada HASALA, poŝtkesto nº 34, CS 696 62 STRÁŽNICE, Ĉeĥa RESPUBLIKO.
REKOMENDINDA KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO
Tiu ĉi 16-leciona kurso, kun riĉa ekzercaro plus dudirekta vortareto Esperanta-Kastilialingva, kostas entute 3.500 pesetojn, en kiu prezo estas inkludita, krom monattria ricevado de la KAE-INFORMILO, enhavanta taŭgan tekston por praktikado de la lingvo, ankaŭ speciala kasedo, kun modela Esperantlingva prononcado fare de la Kroatujdevena esperantisto Aŭstralia, s-ano Milan Sudec. Ĉiuj mendoj, faritaj de gesimpatiantoj dezirantaj enskribi sin en tiun kurson, estos traktataj nur post ilia koncerna antaŭpago, kiun oni bonvole efektivigu, nepre per poŝtmandato, al: KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO, de la KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA = KAE, strato C/. Font Nova, 32, Telf. (93) 727 50 21. E-08202 SABADELL.
UTILA ADRESO KONCERNANTA LA ORGANIZACION KAE:
Centra sidejo de la «Kultura Asocio Esperantista» = KAE: ĉe Ramon Manau Torres, C/. Montseny, 5, 1º. E-08208 SABADELL.
-11-
2a època, núm. 3, estiu de 1993

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 3, estiu de 1993.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
**[BILDO p.1 | 59,1,81,20]** Emblemo de KAE: verda-stela flago kun la literoj «kae» sur flirtanta rubando, ĉirkaŭita de radioj; surskriboj «Kultura Asocio Esperantista», «Associació Cultural Esperantista» kaj «Katalunujo».C/. Montseny, 5, 1-er. E-08208 SABADELL
**********************
C/. Menéndez Pelayo, 65. E-08223 TERRASSA
**********************
KAE-INFORMILO
(DL. num. B-42645-92)
Nº 3 – Dua epoko. Sepa aperjaro. Monattria. Somere de 1993
********************************************************
ĴUSAJ NOVAĴOJ PRI LA UNIVERSALA ESPERANTO-ANTAŬKONGRESO
Kiel sciate, dum la tagoj 20 ĝis 22 de la nunmonata julio okazos, en la Kataluna regurbo Barcelono, la Antaŭkongreso de tiu 78-a tutmonda evento esperantista. Kvankam ni jam anticipe anoncis ĝian provizoran programon, publikigitan en la KAE-INFORMILO de aŭtuno 1992, jen pliafoje ni indikas kelkajn el ĝiaj precipaj detaloj, kune kun iuj el plej freŝaj informoj tiurilataj:
Marde, la 20-an de julio, matene je la 10-a horo, oni disdonos la dokumentojn en la oficiala akceptejo, ĉe strato Carreras Candi, 34-36 «Librovendejo Esperanto», telefono (93) 440 26 62, Barcelono; je la 11-a horo, interkona kunveno kaj ekfunkciigo de la libro- kaj video-servoj; de la 14-a horo ĝis la 15´30 horo, la akceptejo restos fermita; je la 16-a horo, refoje funkcios la libro- kaj video-servoj, kaj plu daŭros la disdonado de dokumentoj; je la 17-a horo, turisma vizito en la «Sagrada Familia» kaj «La Pedrera», ambaŭ artkonstruaĵoj de la fama arkitekto Gaudí. Poste, je la 19-a horo, en bela salono de la grava EXPO-HOTELO, situanta ĉe strato Mallorca, nº 1, apud la stacidomo SANTS, okazos la oficiala inaŭguro de la Antaŭkongreso, kaj tuj sekve s-ano Giordano Moya prelegos pri la temo «Naciismo kaj Esperantismo», kun oportuna debato tiurilata, post kiu la preleginto donacos, al ĉiuj ĉeestantoj, ekzempleron de lia originala verko «La Homa Vivaventuro».
Merkrede, 21-an de julio, je la 10-a horo, turismaj vizitoj en Barcelono, post kiuj okazos disdonado de premioj kaj prezentado de videofilmoj.
-1-
— imatge 2 —
**Jaŭde, 22-an de julio,** je la 10-a horo, tuttaga ekskurso, vizitante la Hispanan Esperanto-Muzeon, la pitoreskan monton «Montserrat» kaj la Monumenton al Zamenhof, en la urbo SABADELL, sekve de kio oni fine veturos al la urbeto CASTELLBISBAL, apuda al Barcelono, kie oni oficiale inaŭguros kaj straton kun la nomo ESPERANTO, kaj ekspozicion rilatan al la Internacia Lingvo. (Vidu, en paĝo nº 12, tiurilatan precizigon).Vendrede, 23-an de julio, je la 10-a horo, kolektiva ekveturo de Barcelono al Valencio; je la 14-a horo, ĝisveno en Valencio, por preni parton en la tiea 78-a Universala Kongreso de Esperanto. (Legu ĵusan programŝanĝon en paĝo nº 12).
Lastmomentaj novaĵoj: Ĝis nun enskribis sin en tiun Antaŭkongreson 128 gepartoprenontoj, pluraj el ili eksterlandaj. Al ili ĉiuj oni liveros, inter aliaj dokumentoj, ekzempleron de tiu ĉi KAE-INFORMILO nº 3. Por pliaj informoj oni sin turnu al la supre menciita telefono: (93) 440 26 62.
Novaj vortoj por la nova Plena Ilustrita Vortaro: androido, eŭsko, kvizo, smogo, ŭesterno
Bernard Golden
Plena Ilustrita Vortaro (PIV), kiu estis eldonita en 1970, kaj kies Suplemento aperis en 1987, estas nuntempe reviziata cele al publikigo de nova eldono. Tiu leksikografia laboro estas urĝe bezonata, ĉar daŭre aperas en Esperantaj publikiĝaĵoj novaj vortoj kaj esprimoj. Kelkfoje ili estas glositaj de aŭtoroj aŭ redakcianoj, sed multaj estas uzataj de pluraj aŭtoroj sen klarigoj. Pro tio esperantistoj devas havi ĝisdatan vortaron kun precizaj difinoj. Certe ĉiu serioza uzanto de Esperanto havas liston de tiuj neologismoj, kiuj li volonte proponos por registrado en la nova PIV. Ankaŭ mi kolektas tiuspecan leksikan materialon, akompanatan de fontindikoj kaj citaĵoj por ilustri la lingvouzon en diversaj kuntekstoj. En tiu ĉi artikolo mi deziras pritrakti kvin neologismojn, kiujn mi ne simple listigos; mi ankaŭ provos pravigi ilian ekziston kaj enkondukon en la lingvon. La kriterioj por pravigo estas jenaj:
- La koncerna vorto esprimas utilan kaj unikan koncepton.
- Ne ekzistas en Esperanto sinonimoj esprimantaj la identan semantikan enhavon.
- Ne eblas precize esprimi la koncepton per kunmetado de ekzistantaj Esperantaj radikoj.
- La vorto jam estis registrita en etnolingvaj Esperanto-vortaroj aŭ en glosaroj.
- La vorto en pli-malpli la sama formo estas uzata en pluraj etnolingvoj, do ĝi estas t.n. fremda vorto, al kiu la 15-a regulo de la Fundamenta gramatiko donas pasporton por eniri en Esperantujon.
-2-
El mia neologisma sliparo mi ĉerpis la sekvajn kvin vortojn.
ANDROIDO (helena androeides «virforma»).
Pro la populareco de la sciencfikcia ĝenro nuntempe, tiu ĉi vorto fariĝis tre vaste konata. Bedaŭrinde, ekzistas konfuzo inter «androido» kaj la pli frue uzata «roboto». Ambaŭ estas specoj de aŭtomatoj, mekanikaĵoj, kiuj ŝajnas agi propramove, kvazaŭ ili estus vivantaj estaĵoj. Kvankam roboto povas esti homaspekta, ĝi ne ĉiam prenas tiun formon, kiu, efektive, ne estas esenca, por ke ĝi estu kapabla obei certajn ordonojn kaj fari komplikajn taskojn. Male, la androido ĉiam havas homan formon kaj eĉ estas sintezita el organikaj substancoj.
EŬSKO (el la eŭska lingvo).
Lastatempe tiu ĉi gentnomo tendencis anstataŭi du sinonimojn, la jam arkaikiĝintan «basko» (neregistritan en PIV) kaj «vasko». La du vortoj «basko» kaj «vasko» estas homonimaj radikoj. Krom la genta signifo, «basko» estas suprenfaldebla parto de vestaĵo, kaj «vasko» estas konkego de fontano. «Eŭsko» estas bona solvo por elimini tiun konfuzon. Cetere, ĝi donas al la gento nomon, kiu devenas de la propra lingvo. Konvenas la difino de «vasko» en PIV: «ano de la ĉefgento loĝanta en regiono dividita inter Hispanujo kaj Francujo, ĉiuflanke de la okcidentaj Pirineoj». La regiono nomiĝas Eŭskujo aŭ Eŭskio, kaj la lingvo estas la eŭska, lingvistike izolita sed kun eblaj rilatoj kun kaŭkazaj lingvoj.
KVIZO (A. quiz «demandaro»).
Kun la usonangla signifo, tiu ĉi vorto eniris en la leksikon de pluraj etnolingvoj, jen sen asimilado kiel germana Quiz, jen fonetike asimilita kiel hungara kvíz. La primara signifo estas demandaro, en lernejoj mallonga buŝa aŭ skriba ekzameno. Tre ofte kvizo estas testo pri ĝeneralaj scioj, kutime en la kadro de konkurso. Kvizoj aperas ofte en periodaĵoj, kaj tre popularaj estas radiaj kaj televidaj kvizprogramoj. Okaze de esperantistaj aranĝaĵoj, kvizoj temas pri la historio de la movado aŭ la literaturo.
SMOGO (A. smog, kreita el la du unuaj literoj de smoke «fumo» kaj la du lastaj literoj de fog «nebulo»).
La angla vorto estas uzata senŝanĝe en pluraj etnaj lingvoj, kaj ankaŭ en kelkaj Esperantaj tekstoj ĝi troviĝas en neasimilita formo. Ĝi estas nemalhavebla termino en ĉiuj pritraktoj de poluado de la ĉirkaŭmedio. Esperantigo estas facila per simpla aldono de la litero «o», la gramatika finaĵo de substan-
-3-
— imatge 3 —
tivoj. Konciza difino estas: «nebulo densigita kaj malheligita per fumo kaj kemiaj haladzoj».ŬESTERNO (A. western «okcidenta»).
La angla vorto western troviĝas en tiu formo en pluraj etnolingvoj, kaj ĝi aperas sen asimilado ankaŭ en verkoj de esperantistaj aŭtoroj. Kiel literatura kaj filma ĝenro, ŭesternoj estas monde konataj. Kvankam jam estis registrita la vortformo «vesterno», la fonetike asimilita «ŭesterno» pli precize redonas la prononcon de la angla vorto. Apogas tiun asimiladon la ortografio de «ŭesto» (A. west), sinonimo de «okcidento». Mi proponas jenan difinon de «ŭesterno»: «romano, novelo, filmo, radio- aŭ televid-prezentado, temanta pri la vivo en la okcidenta parto de Usono, precipe dum la dua duono de la 19-a jc., en kiuj rolas kaŭbojoj (= vakeroj) kaj indianoj».
Mi tre scivolas, kiom el la proponitaj kvin neologismoj atingos la paĝojn de la reviziita PIV.
Februaro 1993
Bernard GOLDEN Damjanich u. 1/C. I. 8. H-8200 Veszprém (Hungarujo)
ENKONDUKO EN LA ESPERANTAN VORTFARADON, de Ŝulco Rikardo
(Daŭrigo el la paĝo nº 9 de la duetapa KAE-INFORMILO nº 2)
.. sed «sciigo»; kaj «konkludo» ja ne nepre estas «konkoludo» (ludo per konko), sed «logika rezonado».
Nun venas io, pri kio la majorio de la Esperantistoj ĝis nun apenaŭ estas sufiĉe atentiĝinta. Kiel staras la afero pri la flanka elemento de kunmetaĵo? Nia ekzemplo «dompordo» validas ankaŭ tie ĉi. Ĝi montras, ke la unua parto de kunmetaĵo povas esti substantivo. Ĉu ĝi povas esti ankaŭ adjektivo? Ĉu oni ĝuste povus diri «dom(a)pordo»? Forlasante la finaĵan vokalon «-a», kio laŭ la Fundamento estas permesata nur ĉe la artikolo, ni ricevas «dompordo», kiu estas analizebla nur per «pordo de domo». Metante la adjektivan finaĵon «-a», ni ricevas «domapordo», kiu estas kurioza, nekutima kunskribado de substantivo kun ĝia epiteto. «Domapordo» nome estas «doma pordo», do memstara adjektivo plus memstara substantivo, duvorte skribenda. Sen la finaĵa vokalo, la kunmetita adjektivo fariĝas substantivo; kun tiu vokalo ĝi disrompas la kunmetaĵon. La flanka elemento ne povas esti adjektivo.
Kion ni nun devas pensi pri vortoj kiel «altmontaro, belknabino, blankĉevalo, bluokulo, junedzo, novjaro, pezlanco, sekbranĉeto» kaj sennombraj aliaj, kiuj en nia lingvo konsistigas veran invadon? Ni provu analizi tiujn ĉi esprimojn! La liganta vokalo ne povas esti «-a», ĝi povas esti nur «-o». «Altmontaro» do staras por «altomontaro», kaj tio signifas
-4-
«montaro de (pri, je) alto». Analoge ni ricevas «knabino de (pri, je) belo», «ĉevalo de (pri, je) blanko», «okulo de (pri, je) bluo», «edzo de (pri, je) juno», «jaro de (pri, je) novo», «lanco de (pri, je) pezo», «branĉeto de (pri, je) seko». Per kiu ajn prepozicio ni analizas, nia logika sento rifuzas akcepti tiujn analizojn. La kunmetaĵoj estas sensencaj kaj evitendaj. Jam Grabovskjo ekuzis tiajn vortkombinojn, komence nur en poezio. Sed tie ili ne restis. La aŭtoroj de la Plena Analiza Gramatiko, anstataŭ energie protesti kontraŭ ili, provis sankcii ilin per cerbumige komplikaj teorioj, kiuj farus, se oni agnoskus ilin, el Esperanto lingvan amasiĝon de malraciaj, dubosencaj devojiĝoj de la Fundamenta simpleco. Tiuj kontraŭlogikaj kaj kontraŭ-Fundamentaj vortkombinoj, komence maloftaj, baldaŭ ĝeneraliĝis pro senpripensa imitado. Ili kontribuis ne malmulte al la lula endormigo de la klara pensado en Esperanto, al la ĥaosigo de la lingvo. Ili postulas adjektivan komprenon de la flankelemento, kio – mi estas montrinta tion – ne estas ebla. Ili estas absolute fremdaj al la Esperanta vortsistemo. La supre censitaj ekzemploj ĝuste povas esti nur «alta montaro, bela knabino, blanka ĉevalo, blua okulo, juna edzo, nova jaro, peza lanco, seka branĉeto». Tio validas sen ia dubo ankaŭ en tiuj kazoj, en kiuj iu tia duvorta kombino de adjektivo plus substantivo respondas al unuopa vorto en nacia lingvo. La Germana «Rosine» estas do «seka vinbero» kaj ne «sekvinbero». Uzu tiu, al kiu tio ne plaĉas, la fuŝe formitan «rosino» (PIV), do «ino de roso», aŭ la certe preferindan, sed evidente forgesitan «rozeno» (Boirac).
Tie ĉi mi diru ankoraŭ kelkajn vortojn pri la radiko «ĉef», kiun la Universala Vortaro enregistras jene: «F. principal», «A. chief», «G. Haupt, Chef». Kiam ĝi aperas kiel flanka elemento, oni ja evitu dubsencecon. Se ĝi ne signifas personon, kiu «estas ĉe supera, unua rango, precipe pro honoro, havante ordinare ankaŭ ordonpovon (PIV)», ĝi ja povas esti nur la adjektiva «ĉefa» kaj estas skribenda memstare. Tiukaze ĝi estas bone anstataŭigebla per «precipa». Oni bonvolu kompari jenajn ekzemplojn:
I. ĉefo (persono; estro)
ĉefredaktisto = (apudmetite) redaktisto ĉefo ĉefministro = (apudmetite) ministro prezidanto ĉefduko = arkiduko ĉefepiskopo = arkiepiskopo ĉefportreto = portreto de la ĉefo ĉefrolo = rolo de (la) ĉefo (vidu tie ĉi sube) ĉefpordo = pordo de (la) ĉefo (vidu tie ĉi sube) ĉefprelego = prelego de (la) ĉefo (vidu tie ĉi sube) ĉefsalono = salono de (la) ĉefo (vidu tie ĉi sube)
-5-
— imatge 4 —
**II. ĉef – precipa**ne ĉefurbo, sed regurbo, kiu ne ĉiam estas la (ĉefa aŭ) precipa urbo. ne ĉefaltaro, sed (ĉefa aŭ) precipa altaro ne ĉefstacio, sed (ĉefa aŭ) precipa aŭ centra stacio ne ĉefdemando, sed precipa aŭ plej grava problemo ne ĉefrivero, sed plej granda aŭ plej grava rivero ne ĉefargumento, sed precipa aŭ plej trafa argumento ne ĉeforatoro, sed precipa aŭ plej elstara oratoro ne ĉefrolo, sed (ĉefa aŭ) precipa rolo (vidu tie ĉi supre) ne ĉefpordo, sed (ĉefa aŭ) precipa pordo (vidu tie ĉi supre) ne ĉefprelego, sed (precipa aŭ) unuaranga prelego (vidu supre) ne ĉefsalono, sed salonego aŭ plej granda salono (vidu tie ĉi supre) ktp. ktp.
Resume: Oni evitu uzi la radikon «ĉef» kiel prefikson kun la signifo «ĉefa». Prefikso ĝi ne estas. Kiel flanka elemento de kunmetaĵo ĝi signifas «ĉefo» (=estro).
Jen serio da modele ĝustaj esprimoj, el kiuj ni (eĉ escepte!) ne faru kunmetaĵojn: blanka(j/n) kapo(j/n), blanka domo, bruna ĉevalo, dika fingro, malgranda fingro, kruda fero, rapida trajno, seka figo, nova mondo, Nova Zelando, Nova Jorko, nova riĉulo, nova edzino, ĵusa edzino, bona odoro, facila movo, blanka haro, plata piedo, plata fiŝo, plena luno, plena povo, plena saldo, plena buŝo, plena ĉaro, plena mano, plena sako, plena taso, sovaĝa anaso, sovaĝa besto, sovaĝa floro, sovaĝa pomujo, sovaĝa rozo, unika filo, sola filo, ruĝa pipro, maljuna onklino, bona havo, bona volo, bona stato, bona havaĵo, bona deziro … El ĉiuj ĉi duvortaj esprimoj oni povas kunderivi ĝustajn, Fundamentokonformajn adjektivojn: blankkapa(j/n), blankdoma, brunĉevala, dikfingra, malgrandfingra, fremdlanda, krudfera, rapidtrajna, sekfiga, novmonda, Novzelanda, Novjorka, novriĉula, novedzina, ĵusedzina, bonodora, facilmova, blankhara, platpieda, platfiŝa, plenluna, plenpova, plensalda, plenbuŝa, plenĉara, plenmana, plensaka, plentasa, sovaĝanasa, sovaĝbesta, sovaĝflora, sovaĝpomuja, sovaĝroza, unikfila, solfila, ruĝpipra, maljunonklina, bonhava, bonvola, bonstata, bonhavaĵa, bondezira …
Kiel ni vidas, en la flankaj adjektivoj estas forlasita la finaĵo «-a». Pri tio ne ekzistas eksplicita permeso en la Fundamento. Tamen estas tiu uzo tiom disvastiĝinta en la lingvo, ke estus ekscese pedante kontraŭstari ĝin. Pli simple estas akcepti la finan «-a» de la kunmetaĵo kiel laŭlogike validan por ties ambaŭ komponantoj.
En la «Plena Ilustrita Vortaro» troviĝas sub la kapvorto «grand/a» jena rimarko: «grand estas escepte (!) uzata kiel prefikso, kun la signifo ´apartenanta al la kategorio de grandaj aferoj´: grandsinjoro, grandurbo, grandindustrio, grandlibro, grandmajstro». Kial Esperanto bezonas tiun escepton?
-6-
Ĉu oni ne povas diri «granda sinjoro» aŭ «sinjorego», «granda urbo» aŭ «urbego», «granda industrio» aŭ «industriego», «granda libro» aŭ «librego», «granda majstro» aŭ «majstrego»? Ĉu tiuj ĉi regulaj kaj Fundamentkonformaj (!) esprimoj ne apartenas ankaŭ al la kategorio de grandaj aferoj?
Apartan mencion bezonas la sufikso «-et». Ankaŭ pri ĝi troviĝas en la Plena Ilustrita Vortaro rimarko: «Oni renkontas ankaŭ prefiksan uzadon de tiu vortero, kiu, en tia rolo, signifas etecon, ne de la sekvanta radiko, sed de la kategorio da (de!) aferoj, al kiu ĝi apartenas: etburĝo (=homo, kies burĝeco estas malaltranga), etindustrio, etkomerco, etbieno (=industrio ktp. de malgranda amplekso).» Jes, oni renkontas! Multon oni renkontas en la lingvo. Oni renkontas ekzemple «akuzativojn» sen la finaĵo «-n», malĝustajn prepoziciojn, ekzemple «da» anstataŭ «de», malĝustan uzadon de la Zamenhofa temposistemo. Ĉio estas pardonebla. La homo estas erarema. Malpli pardonebla tamen ŝajnas al mi, ke oni agnoskas kaj provas pravigi tiajn fuŝaĵojn kaj ne nomas malĝusta, kio malĝusta estas. Ne prefikso estas «-et», sufikso ĝi estas. Ĝia prefiksa uzado estas kontraŭ-Fundamenta kaj superflua. Oni ne diru «etburĝo», sed «eta burĝo» aŭ prefere «burĝeto» (=homo, kies burĝeco estas malaltranga), ne «etindustrio», sed «industrieto» (=industrio de malgranda amplekso), «komerceto», «bieneto». Krome ekzistas en la lingvo ankaŭ la vorto «malgranda». Do, servu vin!
Resume: Ĝis nun ni estas vidintaj, ke la precipa vorto en duvorta kunmetaĵo staras je la fino kaj ke ĝi povas esti substantivo, adjektivo, verbo kaj adverbo. La flanka elemento povas esti substantivo, sed ne adjektivo.
Ni nun vidu, ĉu ankaŭ verbo povas funkcii kiel flanka elemento. Kion la leganto pensas pri fotiaparato, kudrimaŝino, sciivolo, manĝiplezuro, grandigivitro, legihoro, viviĝuo kaj pri ĉiuj ajn aliaj analogaj kunmetaĵoj? Tiuj vortokombinoj estas fremdaj al la Esperanta sintakso. Sed ili fariĝas tuj akcepteblaj, se oni anstataŭigas la verbojn per samradikaj substantivoj: fotoaparato aŭ fotadoaparato, kudromaŝino aŭ kudradomaŝino, sciovolo aŭ sciadovolo, manĝoplezuro aŭ manĝadoplezuro, grandigovitro aŭ grandigadovitro, legohoro aŭ legadohoro, vivoĝuo aŭ vivadoĝuo, kaj sammaniere plu.
Similan esploron ni faru pri adverbo derivita per «-e» kiel flanka elemento! Antaŭ substantivo ĝi ne estas ebla, ĉar adverbo determinas verbon, adverbon aŭ adjektivon, neniam substantivon. Antaŭ adverbo aŭ adjektivo ĝi estas bone uzebla, sed ne kiel flanka elemento, ĉar ĝi estas memstara vorto: «hele verda» kaj ne «hel(e)verda», «naŭze malpura» kaj ne «naŭz(e)malpura» . Se la adverba «-e» konserviĝas, ĝi disrompas la …
(Ĝi sekvos kaj finiĝos venontanumere)
-7-
— imatge 1 —
#### JEN ĴUSA MODIFO EN LA PROGRAMO DE LA UEA-ANTAŬKONGRESO:Vendrede, 23-an de julio, matene je la 9-a horo okazos ekveturado, per aŭtobusa karavano, de la regurbo Barcelono ĝis la urbeto Sant Cugat del Vallès, kie la gekongresanoj vizitos la Bibliotekon «Mil.lenari» (=Miljareco), ĵus konstruitan de la Generalitato de Katalunujo, en kies loka institucio estos oficiale inaŭgurata Esperanto-librofako.
Tuj sekve oni translokos sin al la tiuurba strato ESPERANTO, por solene fiksi sur ĝin, motive de tiu evento, novan belaspektan ŝtonplaton.
Fine, en la institucio «Kultura Domo de Sant Cugat del Vallès», havos lokon festparolado, per kiu oni fermos tiun Universalan Esperanto-Antaŭkongreson en Katalunujo.
Tuj poste, la aŭtobusa karavano refoje daŭrigos la vojveturadon tra Tarragona – en kiu urbo oni haltos por tagmezmanĝado – ĝis la kongresurbo Valencio, kie la gevojaĝantoj ĝisvenos proksimume je la 19-a horo.
LASTMOMENTAJ NOVAĴOJ RILATAJ AL LA URBETO CASTELLBISBAL
Ankaŭ koncerne al la menciita UEA-antaŭkongreso, ni precizigas tion anoncitan en la paĝo nº 2 de tiu ĉi KAE-INFORMILO, nome: la 22-an de julio, post vizito de la Monumento al d-ro Zamenhof, en la urbo Sabadell, la gekongresanoj aŭtobuse daŭrigos la veturadon ĝis la urbeto CASTELLBISBAL, kie, akorde kun la tieaj aŭtoritatuloj, ili estos oficiale akceptataj en la loka urbodomo, de kiu oni procesie translokos sin ĝis najbara loko – apuda al la telefonkompania konstruaĵo kaj al la nun konstruata nova urbodomo – kie estos oficiale inaŭgurata la loka strato ESPERANTO. Ĝi situas en strategia tereno, tre proksima al du aparte trafikhavaj ŝoseoj.
Fine, la gekongresanoj vizitos la lokan Muzeon, en kiu estos prezentata ekspozicio kun selektita materialo pri la Internacia Lingvo Esperanto.
INTERNACIA NUPTO NUNJARE OKAZONTA EN MOSKVO
Je la unuaj dekkvin tagoj de la venonta aŭgusto geedziĝos sin, en tiu Rusa regurbo, la Kataluna KAE-membro, Joan Manau i Valor, el Sabadell, kun fraŭlino Liudmilla Káĵina, distinginda muzikistino tiea. Feliĉan kaj prosperan vivadon ni deziras al ili.
ADRESO RILATA AL LA ORGANIZACIO KAE: (Pliajn en paĝo 11)
Redaktejo de la «KAE-INFORMILO», ĉe V. Hernández Llusera, Av. Onze de Setembre, 59. E-08208 SABADELL (Katalunujo)
-12-
— imatge 5 —
PREMIERA ESPERANTO-SEMAJNO APUD LA REGURBO BARCELONO
Kiel anoncite, sub la aŭspicio de la Hispana Esperanto-Muzeo, kiu nunjare jubileas la 25-an jariĝon de ĝia ekfunkciado, la Hispana Esperanta Fervojista Asocio organizas la «1-an Internacian Kulturan kaj Turisman Semajnon», kiu okazos, de 9 ĝis 16 de oktobro 1993, en la strategie situanta urbeto Sant Cugat del Vallés, distanca 15 kilometrojn de Barcelono. Tiu septaga Esperanto-evento havos lokon meze de trankvila, arboplena pejzaĝo, kie troviĝas la impona institucio Centro Borĝa, en kies instalaĵoj okazos, inter aliaj programeroj, serio da prelegoj diverstemaj kaj kunvenoj, inklude tiu de la pacisma movado «Tutmonde». Por pliaj detaloj, bonvole skribu al la «Hispana Esperanta Fervojista Asocio, Apartado 15027, E-08080 BARCELONO (Katalunujo).
SKIZO PRI LA LOKO DE TIU ĈI PREMIERA ESPERANTO-SEMAJNO
Sant Cugat estas plaĉa, iom industria urbeto, agrabla loĝloko de multaj personoj laborantaj en Barcelono, kaj ĝi estas ligita al tiu ĉi Mediteranea urbego per fervojo, kvazaŭ per umbilika ŝnuro. Dufoje en ĉiu horo, elektra fervojo trakuras, dum horduono, belan arbaran pejzaĝon inter montoj, kaj subtere ĝi penetras en la Katalunan regurbon Barcelono. De Sant Cugat del Vallés tiu fervojo disforkiĝas al la proksimaj industriaj urboj Sabadell kaj Terrassa, kie ĝi finiĝas.
La urbo naskiĝis kiel vilaĝo apud la Benediktana Monaĥejo, de kiu ĝi prenis la nomon, institucio tre grava en la Barcelona Graflando, starigita honore al Sankta Kugato, kiu suferis martiriĝon komence de la 4-a jarcento. Ŝajnas, ke tiu ĉi abatejo estis detruata de la Araboj ĉirkaŭ la jaro 717, kaj rekonstruata ne longe post la konkero de Barcelono en la jaro 801. Ampleksa estas la historio pri ĝia kresko, ĝiaj luktoj kaj ekspansio, antaŭ ol, en la jaro 1925, ĝi estis oficiale deklarata Nacia Monumento. Nun ĝi estas destinita al diversaj kulturaj agadoj. Tagmeze de la 23-a de julio nunmonata okazos, en tiu bela urbeto, la fermo de la oficiala UEA-antaŭkongreso. Por geinteresatoj tie staĝadi dum la Esperanto-Semajno, refoje ni indikas la adreson, al kiu informpete ili sin turnu. Jen ĝi: «Hispana Esperanta Fervojista Asocio», Apartado (=Poŝtfako) : nº 15027, E-08080 BARCELONO (Katalunujo).
MONDONACOJ, APLIKITAJ AL LA «KAE-INFORMILO», NOME DE:
Rodolfo Canet Marín, el Alakanto, 300 pesetoj; Joan Fernández, el Perpignano (Francujo), 300 pesetoj. Nia organizacio kore dankas ilian altruisman subtenon.
-8-
INTERNACIA SENDEPENDA GAZETO PRI LA ESPERANTO-MOVADO
Sub la titolo «EVENTOJ», ĝi estas la nuntempe plej ofte aperanta – ja dum ĉiu semajnduo – periodaĵo niamovada. Krome, ĝia direkcio ĵus eldonis specialan 4-paĝan suplementon, kun la adresaro de ĉirkaŭ 190 tutmondaj Esperantlingvaj gazetoj kaj bultenoj, inklude tiun de nia KAE-INFORMILO. Geinteresatoj ricevos provekzempleron de la gazeto «EVENTOJ» plus la menciitan adresaron, kunsendante 4 Internaciajn Respondkuponojn al la Redakcio de «EVENTOJ», p.k. 87.H-1675 BUDAPEST (Hungarujo).
SURSTRATA EKSPOZICIO DE ESPERANTO-LIBROJ
La 23-an de aprilo nunjara, en la urbo Sabadell, kaj okaze de la tradicia festo de Sankta Georgo, kiun en Katalunujo oni solenas per favorpreza disvendado de libroj kune kun grandnombra oferto de rozoj, la «Kultura Asocio Esperantista» = KAE starigis libro-standon, en kiu la tutan tagon deĵoris ĝia membro Luís Serrano Pérez, kelkatempe helpate de fraŭlino Mònica Valldosera Tarrés, «Klerecreĝino Esperanto 1993».
EĈ LONGATEMPA PAŬZO NE BARIS, KE ILI REKONIS SIN
La 22-an de la nunjara aprilo, post 56-jara periodo, dum kiu ili nur kontaktis koresponde, feliĉe revidis sin, en la urbo Sabadell, la iamaj soldatoj, kompanoj en sama militkompanio, s-ano Vincento Caudet Armengol, ekde la jaro 1937 rezidanta en Francujo, kaj la redaktisto de la KAE-INFORMILO, s-ano Vincento Hernàndez Llusera. Tiun ĝojplenan rendevuon, inter malnovaj amikoj, ankaŭ ĉeestis la KAE-estrarano Ramon Manau Torres.
AĈETU ESPERANTO-LIBRON, KAJ DONACE VI RICEVOS PLIAN
Efektive, la Katalunteritoria organizacio «Kultura Asocio Esperantista» = KAE donace liveros libron kun la komedioj: «Tamen civilizitaj» kaj «Neĝobulo», majstre tradukitaj en la Zamenhofan lingvon de la esperantologo Luiso Mimó Espinalt, al ĉiuj geinteresatoj, kiuj aĉetos, dum la nuna jaro 1993, la altgradan gramatikon de la sama aŭtoro: «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto», kies seninflacia prezo nome restas nur: 800 pesetoj. Tiurilate skribu al la KAE. Librejo Serrano, C/. Font Nova, 32. E-08202 SABADELL (Barcelono). Ĉiu mendo estos traktata nur post ĝia antaŭpago, prefere farata per poŝta ĝiro.
ESPERANTISTOJ: GAJNU PREMIOJN! KIEL?
Ludante en la 3-a Konkurso de MOTNAIP-LUDO (=konstruo de frazoj). Petu regularon ĉe: TUTMONDE, Poŝtfako = Apartat de Correus 313, E-08220 TERRASSA (Hispanujo).
-9-
— imatge 6 —
LA LINGVO INTERNACIA ESENCE ESTAS KONVENCIO
Sub tiu ĉi titolo la «Esperanto-Centro Paderborno», en Germanujo, ĵus eldonis 16-paĝan broŝuron, verkitan de la prestiĝa esperantologo, profesoro Ŝulco Rikardo, en kiu li objektive pritraktas kelkajn lingvajn demandojn, eksklude sin apogante sur la deksesregula Esperanto-gramatiko de d-ro Zamenhof, kaj ankaŭ sur la logiko aplikenda al ĝi. Verketo tre interesa por gestudemuloj de gramatikaj Esperanto-temoj. Petu ekzempleron al la HEF-Libroservo, Apartado 119, E-47080 VALLADOLID.
REKOMENDINDA KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO
Tiu ĉi 16-leciona kurso, kun riĉa ekzercaro plus dudirekta vortareto Esperanta-Kastilialingva, kostas entute 3.500 pesetojn, en kiu prezo estas inkludita, krom monattria ricevado de la KAE-INFORMILO, enhavanta taŭgan tekston por praktikado de la lingvo, ankaŭ speciala kasedo, kun modela Esperantlingva prononcado fare de la Kroatujdevena esperantisto Aŭstralia, s-ano Milan Sudec. Ĉiuj mendoj, faritaj de gesimpatiantoj dezirantaj enskribi sin en tiun kurson, estos traktataj nur post ilia koncerna antaŭpago, kiun oni bonvole efektivigu, nepre per poŝtmandato, al : KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO, de la KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA = KAE, ĉe strato: C/. Font Nova, 32. Telf. (93) 727 50 21. E-08202 SABADELL.
DONACO DE ESPERANTO-LIBROJ KAJ BINDITAJ REVUO-KOLEKTOJ
De la familio de la karmemora s-ano Josep Borda Serra, iama prezidanto de Esperanto-klubo en la urbo Sabadell, la organizacio KAE donace ricevis, por sia biblioteko, konsiderindan nombron da Esperanta materialo. KAE kore dankas la altruisman delikatecon de tiu familio.
KANADANO HISPANUJDEVENA VIZITIS LA ASOCIAN SIDEJON
La 30-an de majo nunjara, k-do Eduardo Vivancos, SAT-ano loĝanta en Toronto (Kanado), restis kelkajn horojn en la urbo Sabadell, kie li estis komplimentata de liaj KAE-geamikoj.
KAE-ANO, HONORA MEMBRO DE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO
El fidinda fonto ni scias, ke la Ĝenerala UEA-Direktoro, s-ro Simo Milojeviĉ, oportune informis, ke oni estas ĵus proponinta s-anon Luís Mª Hernàndez Izal kiel Honoran Membron de Universala Esperanto-Asocio (=UEA).
Kiel sciate, s-ano Hernàndez Izal estas la fondinto kaj ĝisnuna administranto de la «Hispana Esperanto-Muzeo», situanta en la urbeto Sant Pau d’Ordal (Barcelono).
-10-
NEKROLOGO: ESPERANTISTA VETERANO NE PLU INTER NI
La 29-an de junio, mortis 88-jara, en la urbo Sabadell, la tiea KAE-ano Josep Ventura Miró, iama Esperanto-kursgvidanto. Al liaj edzino Jozefino, gefiloj, genepoj kaj cetera familio, nian tutkoran kondolencon.
NI DANKOS REABONON, NOVAN ABONON KAJ LAŬEBLAN ABONIĜON
Tiel vi kunhelpos kaj samtempe stimulos nin plu daŭrigi la idealisman taskon disvastigi Esperanton. Sekve, ni estos dankaj, se vi bonvole transpagas – se tion vi ankoraŭ ne faris – la nunan koston de la abono al la «KAE-INFORMILO», t.e., nur 700 pesetojn, kiun monsumon vi povas transsendi, se eble per poŝta ĝiro, al la KAE-kasisto, s-ano Santiago Torné i Grau, C/. Roca, 22 – 3º – 1ª. E-08208 SABADELL (Barcelono). Ĉiu ricevita monsumo estos oportune kvitancata.
ALIAJ ADRESOJ KONCERNANTAJ LA ORGANIZACION KAE:
Centra sidejo de la «Kultura Asocio Esperantista» = KAE: ĉe Ramon Manau Torres, C/. Montseny, 5, 1º. E-08208 SABADELL.
KAE-prezidanto, s-ano Josep Mª Galofré, C/. Canonge Joncar, nº 122 D. E-08208 SABADELL (Katalunujo).
KAE-Kurso de Esperanto per Korespondado: Ĝin gvidas: Luís Serrano, kies adreso aperas en paĝo nº 10.
EKZEMPLOJ KUN ĜUSTA APLIKO DE LA ESPERANTAJ PARTICIPOJ:
Li venis ekipita (de li mem) per «siaj» tornistro kaj ŝuoj kun krampoj por grimpi sur la neĝo = Li venis MEM ekipinte SIN pe «siaj» tornistro kaj ŝuoj.
Li venis ekipita (de lia patrino) per «liaj» tornistro kaj ŝuoj = Li venis, kiam LIA PATRINO estis ekipinta lin per «liaj» tornistro kaj ŝuoj.
Ŝi kuŝis sur la planko, en sia ĉambro, vundita (de si mem) per «sia» revolvero kaj ĉirkaŭata de «Ŝia» propra sango. = Ŝi MEM estis vundinta SIN en «sia» ĉambro per «sia» revolvero, kaj ĉirkaŭis ŝin ŝia propra sango.
Ŝi kuŝis en sia ĉambro, vundita de la rabisto, ne per «sia» (rabista), sed per «Ŝia» revolvero. = La rabisto estis vundinta ŝin ne per «sia», sed per «Ŝia» revolvero.
(El «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto» – Komplementa Volumo -, verko aĉetebla ĉe HEF-Libroservo, Apartado 119,(=P.F.) E-47080 VALLADOLID.
-11-
2a època, núm. 5, hivern de 1994

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 5, hivern de 1994.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 56,3,79,25] Emblemo de KAE: flirtanta Esperanto-flago kun verda stelo kaj radioj; sur la flago la vortoj «kae», «Kultura Asocio Esperantista», «Associació Cultural Esperantista»; malsupre «Katalunujo».
C/. Montseny, 5, 1-er. E-08208 SABADELL
**********************
C/. Menéndez Pelayo, 65. E-08223 TERRASSA
**********************
KAE-INFORMILO
(DL. num. B-42645-92)
Nº 5 – Dua epoko. Oka aperjaro. Monatotria. Vintre de 1994.
************************************************
UNUA INTERNACIA, KULTURA KAJ TURISMA ESPERANTO-SEMAJNO
Ĝi sukcese okazis, de la 9-a ĝis la 16-a de oktobro 1993, en la institucio «Centro Borja» de Sant Cugat del Vallès, kun partopreno de sesdek kvin geesperantistoj el Francujo, Nederlando, Italujo, Pollando kaj Svisujo, aparte de tiuj el Hispanujo. La programo, kiu estis diversa kaj bunta, konsistis el tutsemajna paroliga Esperanto-klaso, kiun gvidis, laŭ rekta metodo, s-anino C. de Lorenzi, kaj la anoncitaj prelegoj kun jenaj titoloj kaj respektivaj protagonistoj: pri la «Hispana Esperanto-Muzeo, 25-jara», paroladis ĝia fondinto kaj nuna administranto, s-ro L. Mª Hernández Izal; rilate al la «78-a Universala Esperanto-Kongreso, en Valencio», raportis s-ro Salvadoro Aragaj´; sub la temo «Historiaj trajtoj de la Esperantismo en Hispanujo», rakontis s-ro Giordano Moya; la altiran demandotitolon «Ĉu oni povas esti feliĉa», pritraktis Luiso Serrano; kaj fine, s-ro Marteno Guerrero i Cots tuŝis la tiklan punkton, nome «La socia maljusteco».
Ankaŭ ĝiakadre havis lokon du muzikaj koncertoj, ili estis tiu de la «Barcelona Gitarista Trio», el s-roj Mikaelo Rodríguez, Antono Pallarès kaj s-ano Johano Ràfols, interpretantaj famajn komponistojn; kaj alia unupersona gitarkoncerto, fare de s-ano Rikardo Segura, kies ludado ekskluzive konsistis el tipa Andaluzastila muziko. Rikardo Segura vigle ludis la gitaron, kaj krome profesiule akompanis kaj «flamenkan» kantiston, kaj ankaŭ tipe Andaluzan deklamiston.
[BILDO p.1 | 86,72,99,91] Desegnaĵo: flamenka dancistino kaj gitaristo antaŭ blanka andaluza domo, kun verda stelo kaj la surskribo «Hispanio atendas vin! ESPERANTO».
-1-
— imatge 2 —
[BILDO p.2 | 41,5,52,14] Desegnaĵo: kvinpinta stelo apud monteto kun turo kaj preĝejo.
Oni krome ekskursis kolektive ĝis la urbeto Sant Pau d´Ordal, por vidi la tiean «Hispanan Esperanto-Muzeon, kies direktoro, s-ano L. Mª Hernández Izal, montris ĝiajn diversajn sekciojn kaj ties enhavon. Sekve de tiu Muzea vizito, oni veturis ĝis la monto «Montserrat», de kie, post tagmanĝo, oni reveturis ĝis la urbo Sabadell, por vidi la tiean Monumenton al D-ro Zamenhof, kie la geekskursantoj estis kore akceptataj de la gesamideanoj kaj KAE-estraranoj lokaj. Plie okazis, en la regurbo Barcelono, duontagaj ekskursoj, dum kiuj oni vizitis la templon de la Sankta Familio kaj la Parkon Güell, artjuveloj projektitaj de la mondfama arkitekto GAUDÍ; kaj, en aliataga promenado, oni admiradis la tieajn Katedralon, Gotikan Kvartalon kaj Olimpikan Cirkviton.
Lunde posttagmeze, la gegastoj de tiu Turisma Esperanto-Semajno, okazinta, kiel dirite, en Sant Cugat del Vallès, vizitadis, en du apartaj grupoj, la lokan Monaĥejon, oficiale deklaritan Nacia Monumento, kaj poste ili translokis sin ĝis la apuda urbeto Valldoreix, kie ili atente rigardis la renoman «Arkivon Gavín», sub la afabla gvidado de ĝia diektoro, s-ro Gavín, kiu tre detale montris plurajn fakojn de tiu Arkivo, kaj krome klarigis, al la vizitantoj, ĝian originalan metodon de arkivado, kaj ankaŭ vidigis al ili la imponan kolekton da gravuraĵoj pri Sankta Jozefo kun la infano Jesuo, kiujn posedas tiu elstara arkivo.
Notinda estas la oficiala inaŭguro de tiu Esperanto-Semajno, fare de la Sankta-Kugata magistratano pri Kulturo, kiu aŭtoritatulo restis en la salono, post la malferma ceremonio, por aŭdi la prelegon kun deklamado, fare de Mikaelo Fernández Martin, pri la temo «Sur la spuroj de Frederiko García Lorca». Li elokvente interpretis la poezion de tiu karmemora poeto Andaluza.
Same grava impresis la prezentado de la «Poemo de Utnoa», fare de ĝia tradukinto, s-ano Habelo Montagut, kun enkonduko kaj recitalo de la jam menciita Esperanto-poeto, nome s-ano Mikaelo Fernández Martín.
Dum la tuta Semajno oni ĝuis belan veteron, kaj ege fratecan etoson esperantistan. En la ĵurnaloj «Nou Diari», «Diario de Terrassa» kaj «Diari de Sabadell» aperis favoraj raportoj, rilataj al tiu evento esperantista, pri kiu la radiostacio de Sant Cugat del Vallès ankaŭ dissendis intervjuojn, same kiel «Radio Barcelono», kiu, kelkajn tagojn poste, elsendis kolokvon koncernan al Esperanto kaj ĝia Movado.
Fakte, tiu Internacia Semajno fariĝis kaj sukcesa, kaj samtempe transcenda por la Esperantismo.
Giordano Moya Escayola
-2-
Izola uzo de «ĉi», de profesoro Ŝulco Rikardo
Gramatika misuzo tre simila al tiu de la memstarigita «ajn» estas tiu de memstarigita «ĉi». Ni konsultu en la Fundamento la Universalan Vortaron! Tie ni legas sub «ĉi»: F ce qui est le plus près, A denotes proximity kaj G die nächste Hinweisung. Tio ne estas tradukoj de tiu vorto, sed klarigoj de ĝia funkcio. «Ĉi» ne estas izole uzebla. Ĝi plenumas funkcion. Ĝi ne havas propran vortsignifon. Tion ilustras en la Universala Vortaro jenaj du ekzemploparoj: «tiu-tiu ĉi» kaj «tie-tie ĉi».
Mi nun prezentas liston de dudek teksteroj el LA FAMILIO DE PASKALO DŬARTO, ĉiu akompanata de tuja korektado:
- ĉi birdegoj (21;+6): tiuj birdegoj
- ĉi ĉambro (22;-3): tiu ĉi ĉambro
- ĉi afero (30;+14): tiu ĉi afero
- ĉi sinjorino (33;+9):tiu ĉi sinjorino
- ĉi rakonto (42;+8):tiu ĉi rakonto
- ĉi tempo (56;+3): tiu ĉi tempo
- ĉi nova loko (56;+7): tiu ĉi nova loko
- ĉi mia anim-stato (57;-6): tiu ĉi mia animstato
- ĉi permesitan kison (62;-6): tiun ĉi permesitan kison
- ĉi sama instinkto (65;-11): tiu ĉi sama instinkto
- ĉi domo (79;-5): tiu ĉi domo
- ĉi streĉo (81;-8): tiu ĉi streĉo
- ĉi fileton mian (83;-2): tiun ĉi fileton mian
- ĉi plezuron (84;-15): tiun ĉi plezuron
- ĉi insisto (84;-6): tiu ĉi insisto
- ĉi fatalo (84;-1): tiu ĉi fatalo
- la infanoj ĉi aĝaj (85;-3): la infanoj tiuĉiaĝaj
- ĉi virinoj (88;-7): tiuj ĉi virinoj
- ĉi longa monato (99;+1): tiu ĉi longa monato
- ĉi aferojn (101;-12): tiujn ĉi aferojn
Tiu uzo de memstarigita «ĉi» forigas el la lingvo la duoblan indikon de kazo kaj nombro: «ĉi tablo» anstataŭ «tiu ĉi tablo», «ĉi tablon» anstataŭ «tiun ĉi tablon», «ĉi tabloj» anstataŭ «tiuj ĉi tabloj» kaj «ĉi tablojn» anstataŭ «tiujn ĉi tablojn». La ĝusta, nome pleonasma uzo en la apliko de «ĉi» estas valorega propreco de la Internacia Lingvo. Ĝi plialtigas ties klarecon kaj kompreneblecon, dum la nura kaj simplaĉa «ĉi» kontribuas al ties piĝiniĝo. Krome ĝi estas, kiel ni estas vidintaj, krude kontraŭ-Fundamenta. Atentinde estas ankaŭ, ke, se oni toleras ĝian uzon anstataŭ la uzon de la kompletaj formoj «tiu(j)(n) ĉi», oni devas allasi ankaŭ ĝian uzon anstataŭ «tie(n) ĉi». Tio estas plia paŝo al la ĥaosigo de la lingvo.
-3- ../…
— imatge 3 —
La forstreko de «tiu(j)(n)» en la cititaj ekzemploj estas des pli miriga, ĉar en ili ĝi estas tute malnecesa. Se mi nur volas simpligi la esprimojn, mi ja tre bone povas forlasi ĝuste la vorteton «ĉi» kaj ne la pronomon «tiu» kun siaj formoj. Ĉiam, kiam ne temas pri du ideoj, kiuj devas esti distingataj, oni ja tre bone povas uzi «tiu(j)(n)» sen la akompananta «ĉi». Oni bezonas la vorteton «ĉi» ja nur kiel distingilon inter du similaj aŭ analogaj objektoj aŭ ideoj.
Mi nun refoje citas la lastan ekzemplon en kompletigita formo: «Kun ama zorgo oni devas trakti tiujn ĉi aferojn, ĉar la memoro ludas en ili gravan rolon …» Nenio kontraŭstaras, ke ni forstrekas ne «tiujn», sed «ĉi», ke ni do diru: «Kun ama zorgo oni devas trakti tiujn aferojn, ĉar la memoro ludas en ili gravan rolon …» En ambaŭ formulaĵoj temas pri la sama ideo. La senco de la frazo ne estas ŝanĝata.
Kaj tio validas ankaŭ por ĉiuj aliaj ekzemploj: tiuj birdegoj, tiu ĉambro, tiu afero, tiu sinjorino, tiu rakonto, tiu tempo, tiu nova loko, tiu mia animstato, tiun permesitan kison tiu sama instinkto, tiu domo, tiu streĉo, tiun fileton mian, tiun plezuron, tiu insisto, tiu fatalo, la infanoj tiuaĝaj, tiuj virinoj, tiu longa monato, tiujn aferojn.
(El la verko: «Sur la vojoj de la Analiza Skolo»), Esperantologia esearo
REKOMENDINDA KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO – KAE:
Tiu ĉi 16-leciona kurso, kun riĉa ekzercaro plus dudirekta vortareto Esperanta-Kastilialingva, kostas entute 3.500 pesetojn, en kiu prezo estas inkludita, krom monatotria ricevado de la KAE-INFORMILO, enhavanta taŭgan tekston por praktikado de la lingvo, ankaŭ speciala kasedo, kun modela Esperantolingva prononcado fare de la Kroatujodevena esperantisto Aŭstralia, s-ano Milan Sudec. Ĉiuj mendoj, faritaj de gesimpatiantoj dezirantaj enskribi sin en tiun kurson, estos traktataj nur post ilia koncerna antaŭpago, kiun oni bonvole efektivigu, nepre per poŝta ĝiro, al: KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO, de la KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA = KAE, strato C/. Font Nova, 32, Telf. (93) 727 50 21. E-08202 SABADELL.
Centra sidejo de la «Kultura Asocio Esperantista» = KAE: ĉe Ramon Manau Torres, C/. Montseny, 5, 1º. E-08208 SABADELL.
KAE-prezidanto, s-ano Josep Mª Galofré, C/. Canonge Joncar. nº 122 D.; E-08208 SABADELL (Katalunujo).
Redaktisto de la KAE-INFORMILO: s-ano V. Hernàndez Llusera, Av. Onze de Setembre, 59. E-08208 SABADELL (Katalunujo).
-4-
INFORMOJ PRI IUJ ESPERANTO-REVUOJ, KUN ADRESOJ DE ILIAJ PERANTOJ:
HEF-kotizo, kun ĝia organo «BOLETIN», kostas 3.000 pesetojn. Nur por senlaboruloj, emeritoj kaj junuloj, » 2. 250 » -Adreso de la HEF-kasisto: s-ano José Mª Bernabeu Franco,str. General Primo de Rivera, 6. E-03360 CALLOSA DE SEGURA (Alicante). Monsumojn bonvole transpagu al la HEF-poŝtkonto nº 14.011.966.
=====================================================
ABONO AL LA MONATOTRIA «KAE-INFORMILO», kostas: 700 pesetojn. Ĝi estas, krom laŭ-Fundamente redaktata, ekskluzive Esperantisma periodaĵo, kies abonprezo restas plu modera, nome ĝi kostas nur 700 pesetojn jare. Por novaj abonoj, reabonoj aŭ abonigoj, oni simple transpagu tiun etan monsumon, nepre per poŝta ĝiro, kun la koncerna nomo kaj adresindiko, al sinjoro: Santiago Torné Grau, C/. Roca, nº 22 – 3º 1ª. E-08202 SABADELL. Ĉiu monsumo ricevita estos oportune kvitancata.
=====================================================
Abono al la gazeto «HEROLDO DE ESPERANTO», kostas 2.700 pesetojn. KEK-kotizo, kun ĝia organo INTERNACIISTO, » 1.500 » -La respektivajn pagojn adresu al ilia peranto en Hispanujo, s-ano Luís Serrano Pérez, C/. Font Nova, 32. E-08202 SABADELL.
=====================================================
SAT-kotizon, kun ĝiaj laboristaj periodaĵoj, nome SENNACIULO kaj SENNACIECA REVUO, kaj aparte la en Hispanujo eldonatan KAJEROJ EL LA SUDO, peras s-ano Nicolas Gil Carballo, Apartado nº 305. E-24080 LEON (Hispanujo).
=====================================================
UEA-kotizon, kun ĝiaj periodaĵoj, nome ESPERANTO plus la gejunula KONTAKTO, kaj aparte la semajnoduan EVENTOJ, peras s-ano Juan Azcuénaga Vierna, C/. Gral. Dávila, 127, portal 7, 2 izq. E-39007 SANTANDER (Hispanujo). Poŝtkonto nº 3548531.
=====================================================
Abonon al la kultura Esperanto-periodaĵo «La Gazeto» peras s-ano L.Mª Hernández Izal, Apartado 83. E-08720 VILAFRANCA DEL PENEDES.
=====================================================
«Eŭska Kverko», tia estas la titolo de monatotria, sociokultura revuo pri Eŭskujo. Geinteresatoj petu senpagan provonumeron al: Grupo Esperantista, Barrencalle Barrena, 7 – 1º. E-45005 Bilbao.
=====================================================
LA ORGANO DE LA «SKOLTA ESPERANTO-LIGO, 75-JARA
Rekte de ĝia redaktistino, s-anino Anna Margareta Ritamäki, el Finnlando, nia redaktejo ricevis la jubilean numeron de «La Skolta Mondo», tre interesa monatotria bulteno, informanta pri la Skoltisma Esperanto-Movado. Geinteresatoj skribu informpete al: s-ro Luis Gilpérez Fraile, Apartado Postal 7131. E-41080 SEVILLA.
-5-
— imatge 4 —
ESPERANTISTA KUNVENO EN BARCELONO, KUN PREMIO EN REUS
Por kune festi kaj en amikeca etoso interŝanĝi kaj prezenti vidpunktojn — antaŭ, dum kaj post la tiucele preparita «tagmanĝo de laboro» — pri la enlanda Movado, sed precipe pri la pasintjara Universala Antaŭkongreso de Esperanto, sukcese okazinta en la Kataluna regurbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, estis kunvokataj, la 20-an de novembro 1993, la gemembroj de la Organiza Komitato aktivintaj en tiu evento, kun aparta invito al tri eksterregionaj respondeculoj. Entute ĉeestis 35 geesperantistoj.
Post la deserto kaj kafotrinko, parolis, inter aliaj, s-anoj S. Aragaj´, motoro de tiu UEA-Antaŭkongreso; A. Casquero, prezidinto de la UK en Valencio; L. Mª Hernández Izal, direktoro de la Hispana Esperanto-Muzeo; M. Gutiérrez Adúriz, kompetenta literaturisto kaj homo tre aktiva en la Movado; R. Ruiz Criado, prezidanto de la Hispana Esperanta Fervojista Asocio; kaj J. Martínez, kasisto de la Barcelona Esperanto-Centro.
Estas aparte menciinda la simpatia interveno, fare de la redaktisto ĉefo de la HEF-organo «Boletín», s-ano A. Marco Botella, kiu, bedaŭrinte la neeblan ĉeeston de la tiumomente omaĝota 92-jaraĝa veterano, s-ano Salvador Gumà Clavell, poste transdonis artisman metalplaton, en lian nomon honore dediĉitan de la Hispana Esperanto-Federacio, al ties vicprezidanto, s-ano J. Mª Galofré Domingo, kiu, en interkonsentita tago, ĝuste la kvinan de decembro pasintjara, veturis ĝis la urbo REUS (Taragono), por propamane liveri al s-ano Gumà tiun honoran HEF-ateston, en ĉeesto de geedzoj Moya-Teixidó kaj de s-ano F. Mas, kiu fote kaptis la koncernajn okazintaĵojn en la urboj Barcelono kaj Reus.
[BILDO p.4 | 8,56,40,84] Foto: tri viroj en kostumoj starantaj en ĉambro kun libroŝrankoj; la meza tenas la metalplaton.
Jen, apude, sur la foto tiuokaza, vice pozas samideanoj G. Moya, S. Gumà kaj J. Mª Galofré, tuj post la livero de la metalplato en honoro al s-ro Gumà.
(Fotis F. Mas)
-6-
SE NE SUPERAJ AL ESPERANTO, TRE PROKSIMAJ AL ĜI
En la pasinta KAE-INFORMILO nº 4, paĝojn 5 kaj 6, aperis artikolo titolita: «Kiu lingvo estas pli riĉa kaj preciza – Esperanto aŭ la Kataluna?», en kiu ĝia aŭtoro, la konata Akademiano Bernard Golden, proponas ekzercon, al la legantoj de nia bulteno, konsistantan el traduko de la Esperanta radiko: «san´», kun ĝiaj derivaĵoj, en la Katalunan lingvon, por tiel evidentigi la superecon aŭ malsuperecon de Esperanto antaŭ la koncerna etnolingvo.
Kvankam ŝajnas ĝenerala la opinio, ĉe la majorio de Katalunaj esperantistoj, ke Esperanto, per sia sistemo de afiksoj, kategorie avantaĝas la diversajn etnolingvojn — kaj tio supozeble influis, ke la faktaj interesatoj inklinaj al tiu tradukado estis etanombraj —, tamen feliĉe ni ricevis iujn valorajn kontribuaĵojn pri la temo, nome tiujn de s-anoj Martí Guerrero i Cots, Ernest Roca i Genescà kaj Santiago Torné i Grau, kun preskaŭ identa traduklisto, en kiu entute nur mankas la Katalunlingva ekvivalento de kelkaj vortoj, kies signifon cetere oni povas klare kompreni, se ne per unu sola termino, certe per la helpo de kromaj sintagmoj. Jen la ne tradukitaj — ĉu de aliuloj tradukeblaj per unu sola radiko? — tiuj (*) naŭ tuj sekvaj vortoj: «malsaneraro», malsanulido», «sanulaĵo», «malsanemeco», «saniginda», «sanilujo», «sanigilujo», «remalsanigo» kaj «sanilista».
Aliaflanke, ni konstatas en la du lingvoj, Esperanta kaj Kataluna — kaj eĉ en la Kastilia, kiel pruvate tuj sube —, ke ekzistas konsiderinda parenceco inter ili, kion ja ĉiu interesato povas facile kontroli, konsultante la respektivajn vortarojn. Plie, por plej bone tion ilustri, ni refoje publikigas la jenajn, helpe de apostrofoj aranĝitajn tekstojn, kiuj evidente demonstras la faktan similecon de la du aluditaj etnolingvoj kun Esperanto, kiu lasta, tamen, superas ilin ambaŭ:
EKZEMPLO EN KASTILIALINGVA TEKSTO: «Rikardo, eksperto aŭtomobilista Kolombiano, profesor´ de l´ Instituto de l´ Motor´, en aktiva labor´ de lavado de l´ kamion´ de l´ esperantista Hispano, s-r´ Bernardo, ekssekretario de l´ Liceo de Esperanto en Madrid´ «.
EKZEMPLO EN KATALUNALINGVA TEKSTO: «Part´ de la foto en kolor´ de l´ akcident´ de mort´ — en alta mar´, al sud de l´ Golf´ Persa — de l´ inspektor´ de la Universitat´ de Bilbao, doktor´ Artur´, amik´ de l´ direktor´ de l´ Sindikat´ de l´ Transport´, l´ advokat´ Tomas´. «
(*) N. de la R.: Ni tamen precizigu tie ĉi, ke ne ĉiuj kontribuaĵoj, kiujn ni ricevis tradukitaj en la Katalunan lingvon, estas faritaj per unu sola termino.
-7-
— imatge 1 —
ĜENERALA KUNVENO DE LA «KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA» = KAE
Karaj geasociitoj: La Estraro de nia organizacio kunvokas vin ĉeesti tiun kunvenon, kiu okazos dimanĉe matene, la 20-an de februaro, en aparta salono de HOTELO URPÍ, kie post la kunveno oni povos kune tagmanĝi, laŭdezire elektante unu el la du favorapreze proponotaj menuoj. Adreso de HOTELO URPÍ: Av. Onze de Setembre, 38. Tel. 723 48 48, SABADELL. La Kunveno havos lokon je la 10´30 horo en unua kunvoko, kaj horduonon poste, t.e., je la 11-a horo, en dua kunvoko, sub la sekva tagordo:
- Legado kaj eventuala aprobo de la antaŭa protokolo.
- Detala raporto pri la KAE-agado dum la jaro 1993.
- KAE-kunlaborado kun la precipaj E-kluboj provincaj.
- Prezento de projektoj,realigeblaj por la nuna jaro 1994.
- Aktuala konto-stato de la KAE kaj ties Delegacioj.
- Parta, laŭstatuta anstataŭigo de la ĝisnuna Estraro.
- Sugestoj kaj demandoj, kun iliaj laŭokazaj konkludoj.
Cele al bonorda kaj pozitiva funkciado de nia organizacio KAE, ĝia Estraro restos danka, se ĉiuj gemembroj akurate ĉeestos tiun Ĝeneralan Asembleon. Anticipan dankon al ĉiuj!
En la urbo Sabadell, januare de 1994.
ATRIBUO DE LA «PREMIO KLARA SILBERNIK» 1994
Kadre de la 54-a Hispana Kongreso de Esperanto, nunjare okazonta en la urbo Malago, tiu Premio estos liverata al s-rino: Pilar Gayarre, el Zaragozo, pro ŝia konstanta apogo al sia edzo, s-ano Antono Marco Botella, en lia plurfaceta strebado por Esperanto, daŭre plenumata ekde kiam li komencis aktivadi kiel ĵusa esperantisto, jam en la jaro 1937.
Kvankam nunamomente ne estas nia celo detale raporti pri la diversaj kampoj de la Esperanto-Movado, en kiuj s-ano Marco Botella rimarkinde distingiĝis-as, ni ne povas ne mencii tie ĉi lian duoblan, tre respondecan taskon efike funkciadi kia redaktisto ĉefo de du gravaj revuoj, nome «Boletín» kaj «Kajeroj el la Sudo», kiujn li prestiĝigas per sia serioza kaj kompetenta redaktado. En la nomo de la organizacio KAE, nian anticipan gratulon al la geedzoj Gayarre – Marco.
BONVOLA DONACO POR LA «KAE-INFORMILO», NOME DE:
Peter Holt, el Puerto Soller (Balearoj), 1.200 pesetoj; Miguel Gutiérrez Adúriz, el Santander, 500 pesetoj. Koran dankon.
REPOJE PRI ABONO, REABONO AŬ ABONIGO AL LA «KAE-INFORMILO»
Ĝian 700-pesetan jarkotizon bonvolu per poŝta ĝiro transpagi al: Santiago Torné i Grau, C/. Roca, 22 – 3º – 1ª. E-08208 SABADELL.
-12-
— imatge 5 —
INTERNACIA ESPERANTO-KONFERENCO, okazonta en Homburgo, Sarlando (Germanujo), de 16-a ĝis la 23-a de julio 1994. Ĝi havos lokon en la amike akceptema kaj hejma etoso, kiun Jozef Dörr, prezidanto de SEL, sukcesas krei jam de multaj jaroj, kiam li organizas kulturajn semajnofinojn en Homburgo. La regiono estas verda, arbara, riĉa je monumentoj ĉiuepokaj. La precipa temo estas grave aktualeca – «Ksenofobio: kaŭzoj kaj rimedoj» – kunvenigos prelegantojn kaj debatemulojn. Aliuloj preferos lingvokursojn.Ĉiuj pasiiĝos por atribui la OSIEK-premion. Informoj ĉe: Saarlanda Esperanto-Ligo, Querstrasse 11, D-66287 Germanujo, kaj ĉe Eric LAUBACHER, 1 rue des Vosges, 78180 Montigny-le-Bretonneux, Francujo, tel. 16 1 30966791.
ATRIBUO DE LA PASINTJARA «OSIEK-PREMIO»
En 1993 la membroj de OSIEK proponis 8 librojn premiindajn: la revuo «La Gazeto» prezentis ilin en la numero 46, de 15 junio 93. La 23-an de julio 1993, dum la Internacia Esperanto-konferenco en Kondoros (Hungarujo), per duobla sekreta voĉdonado, la OSIEK-premio estis atribuata al d-ro Ulrich Lins, pro lia verko: «La danĝera Lingvo», eldonita en 1988. La premio, kies valoro ekvivalentas 300 ekuojn, estas laŭstatuta rekompenco al verko ne beletra.
Sur la tuj suba foto, farita en la urbo Sabadell, la 17-an de decembro 1987, motive de la inaŭguro de Zamenhof-Monumento en tiu urbo, d-ro Ulrich Lins aperas parolanta inter la lokaj KAE-membroj, s-anoj Ramon Manau Torres — la pli proksima al li — kaj Josep Mª Galofré Domingo:
[BILDO p.5 | 8,55,53,88] Nigrablanka foto: tri viroj en kostumoj antaŭ konstruaĵo; en la mezo d-ro Ulrich Lins parolas antaŭ mikrofono. Dekstre, la surskriboj de la monumenta plato kaj malsupre ruĝa (nigra) stelo kun la vorto «Esperanto».
SABADELL Monumento al D-ro Zamenhof. Ĝi estis inaŭgurata la 15-an de decembro 1989 en la loka Bulvardo lianoma. Municipo de Sabadell. Urbana Komisiono.
SABADELL Monument al Dr. Zamenhof a la ronda del mateix nom. Inaugurat el 15 de desembre de 1989. Ajuntament de Sabadell. Comissió Ciutadana.
-8-
«LA ZAMENHOFA TAGO 1993», EN PREMIÀ DE MAR (BARCELONO)
Organizite de la Hispana Esperanta Fervojista Asocio = HEFA, en kunlaboro kun BEC, KAE kaj la precipaj Esperanto-kluboj de la provinco, sukcese okazis, la 18-an de decembro pasintjara, en tiu Mediteranea urbeto, la anoncita festo, kiun ĉeestis proksimume 80 geesperantistoj.
[BILDO p.5 | 87,14,100,27] Fotokopio de la nomtabulo «PLAÇA DE L’ESPERANTO», kun verda stelo.
Kiel programite, kaj koincide kun tiu evento, oni inaŭguris, en triangula, strategie situanta tereno kun arboj kaj benkoj, la ekde tiam konata kiel «Placo de Esperanto» (Vidu, apude, ĝian fotokopion), nomo videbla sur du belaj ŝtonplatoj, aparte lokitaj ĉe centraj stratkruciĝoj de tiu apudmara urbeto, tre proksima al la Kataluna regurbo Barcelono.
Dum la malkovro de la Esperanto-Placa nomtabulo, s-ano R. Ruiz Criado, prezidanto de la organizacio HEFA, danke rimarkigis la gravecon de tiu okazaĵo, emfazante la kunlaboron ricevitan de la aŭtoritatoj lokaj por ĝia realigo. Liajn objektivajn vortojn de prezentado verve respondis la tiea magistratestro, s-ro Josep Torrents, kiu, en simpatia dirmaniero, bedaŭris sian neeblecon paroli en Esperanto, kiel mi dezirus — li diris — kaj esprimis sian konvinkon, ke en baldaŭa estonteco ĉiuj homoj en la mondo uzados la Internacian Lingvon apud sian propran idiomon. En la fino de lia parolado, li emociite laŭdis kaj poste ĉirkaŭpremis la veteranan esperantistinon lokan, s-aninon Maria Vila Mas, kiu estis intima amikino de lia karmemora patrino. Tuj sekve oni translokis sin en la proksiman «Muzeon de Teksa Stampado», kie oni admiris ĝian tre valoran kolekton da buntaj ŝtofoj kaj ceteraj teksaĵoj, kune kun la respektivaj instrumentoj por reproduktado, kies diversajn procedojn Muzea funkciulo afable klarigis al la interesataj gevizitantoj.
Jam en la restoracio, kaj tuj antaŭ la «Frateca Kunmanĝado», prezidita de la magistratestro, s-ro Josep Torrents, la Aŭstralia esperantisto, s-ano Milan Sudec, rezidanta en EL MASNOU, tre kompetente skizis, en belastila perfekta Esperanto, la personecon de D-ro Zamenhof, kies naskiĝan datrevenon oni tiudate solenis, kaj grandatrajte reliefigis la nuntempe urĝan konvenecon apliki la de la Majstro pacocele kreitan instrumenton de interkomunikado, nome la Internacian Lingvon Esperanto. Lian festparoladon oni kronis per longaj aplaŭdoj. La kunmanĝado, kiu disvolviĝis inter amikecaj, foje tre viglaj konversacioj, finiĝis per animita balo, kiun kun juneca elano partumis la maĵorio de esperantistaj paroj. (Vidu, sekvapaĝe, plian foton).
N. de la R.: La tuj supraj neologismoj, nome «partumi» kaj «maĵorio», estas jam longatempe uzataj anstataŭ la miskonstruitaj kunmetaĵoj «partopreni» kaj «plimulto» respektive.
-9-
— imatge 6 —
[BILDO p.6 | 8,0,50,41] Nigrablanka foto: grupo de ĉirkaŭ dek kvin geesperantistoj staras antaŭ muro, sub la nomtabulo «Plaça de l’Esperanto» kaj planto.
Jen ni reproduktas, el ĵurnalo «Diari de Sabadell», la tuj supran foton, faritan dum la Zamenhofa Tago, okazinta en la urbeto Premià de Mar. Sub nomtabulo de la tiea ĵus inaŭgurita «Placo Esperanto», pozas kelkaj KAE-gemembroj, ĉeestintaj tiun eventon. (Vidu tiurilatan raporteton en la antaŭa paĝo nº 9).
LA BULVARDO ZAMENHOF KAJ ĜIA MONUMENTO, INTERESLOKO
Konciza historio pri la urbo Sabadell, kun ĝiaj 43 precipaj intereslokoj, mapo kaj ties komunikreto enestas en triptiko ĵus eldonita de la tiuurba Magistratejo, kiu publikigis ĝin en du apartaj eldonoj, t.e., en Kataluna kaj Kastilia lingvoj. Inter ĝiaj 10 selektitaj kolorbildoj distingiĝas parta perspektivo de la Bulvardo Zamenhof, kun ĝia Monumento al la Majstro. Sub tiu bildo tekstas jene: «Sabadell dediĉis al la kreinto de Esperanto unu el ĝiaj plej gravaj stratoj, nome la Bulvardo Zamenhof, en kiu arterio ankaŭ situas la Monumento al la aŭtoro de tiu Universala Idiomo».
NEKROLOGO PRI DISTINGINDA ESPERANTISTINO
La 24-an de septembro 1993, mortis 87-jara, en Zaragozo, la dojenino de la «Veterana Esperantista Klubo», s-anino Inés Gastón, iama sekretariino de HEF kaj redaktistino de ĝia «Boletín». Ŝian enterigon ĉeestis, inter aliaj, geedzoj Hdez.Izal-Massana, nome de la Katalunaj esptoj. KAE kore kondolencas ŝian familion.
-10-
REKLAMO DE ESPERANTO EN PREMIOCELAJ LOTERIOBILETOJ
Okaze de la Kristnaska lotado jam fariĝis daŭra kutimo, ĉe la maĵorio de Hispanlandaj societoj kulturaj, sportaj aŭ similaj, disvendadi loteriajn biletojn, por tiel «injekti vitaminojn» al la respektivaj, ĉiam monovoraj kasoj. Ĉar ankaŭ pluraj Esperanto-kluboj uzas tiun sistemon, por plifortigi sian ekonomion, ne estas do strange konstati, en jarfinaj Esperanto-festoj kaj rendevuoj, la plej diversmanieran oferton aŭ interŝanĝon de tiuj hazardoludaj biletoj.
La ĵus pasintan decembron, tiu loteria sorto bonŝance vizitis, eĉ se iom diskrete, la «Kantabran Esperanto-Asocion» tra jena nº: 25998, kies du lastaj ciferoj koincidas kun tiuj de la dua premio Kristnaska, nome la nº 56998. Gratulon al ĝiaj tre aktivaj membroj!
La ceteraj Esperanto-kluboj, kies numerojn la fortuno ne volis favori en tiu Kristnaska lotado, devos kompreneble konsoli sin per la penso, ke la procenta profito de ilia distribuado fariĝis oportuna investo, propaganda kaj financa, por la Esperantismo, tiom pli, se ili sukcesis atingi, kiel feliĉe okazis ĉe la KAE-Delegacio de la urbo Sabadell, rekordan nombron da disvenditaj loteriobiletoj.
RADIO FMR. ESPERANTO-REDAKCIO. TULUZO (FRANCUJO)
Ĝia programo «Konektu vin Esperante» estas aŭdebla ĉiuvendrede, en frekvenco je 94. 2 MHz (laŭ Universala Tempo, dum jena horaro: 15a – 16a de oktobro ĝis marto; 14a – 15a de aprilo ĝis septembro), ekde 1993 ĝis 1998.
EKZEMPLOJ KUN ĜUSTA APLIKO DE LA ESPERANTAJ PARTICIPOJ:
Li povas esti savata nur pere de lia onklo = Oni povas savi lin nur pere de lia onklo.
Ŝi montris al sia kuzo la leteron ricevitan de ŝia fianĉo = La leteron, kiun ŝia fianĉo estis ricevinta.
Ŝi rakontis la malestimojn suferitajn de ŝia edzo = La malestimojn, kiujn estis suferinta ŝia edzo.
La vojaĝo de Paŭlo estis subtenata de lia amiko Petro = Petro subtenis la vojaĝon de lia amiko Paŭlo.
Petro respondis tion pelate de lia delikateco = Lia delikateco pelis lin.
(El «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto», KOMPLEMENTA VOLUMO, verko aĉetebla ĉe Libroservo de HEF, Apartado nº 119. E-47080 VALLADOLID (Hispanujo).
-11-
2a època, núm. 6, primavera de 1994

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 6, primavera de 1994.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 56,2,79,24] Emblemo de KAE: flago kun stelo kaj radioj, kun la vortoj «kae», «Kultura Asocio Esperantista», «Associació Cultural Esperantista» kaj «Katalunujo»; malgranda vertikala subskribo de la desegninto [nelegebla].
C/. Montseny, 5, 1-er. E-08208 SABADELL *********************
C/. Menéndez Pelayo, 65. E-08223 TERRASSA *********************
KAE-INFORMILO
(DL. num. B-42645-92)
Nº 6 – Dua epoko. Oka aperjaro. Monatotria. Printempe de 1994.
**************************************************************
LA ĜENERALA KUNVENO DE LA ORGANIZACIO «KAE»
Kiel anoncite, ĝi okazis la 20-an de februaro nunjara, prezidata de J. Mª Galofré, post kies prezento la KAE-sekretario, s-ano Giordano Moya, legadis la pasintjaran protokolon, kiu estis ĉiuvoĉe aprobata. Siavice, s-ano V. Hernández Llusera, kiel redaktisto de la KAE-INFORMILO, raportis pri ĝia informa enhavo, eksklude Esperantisma, disponigata ĉiun monatotrion ne nur al la Asociaj gemembroj, sed ankaŭ al ĉiuj Esperanto-kluboj en Hispanujo, kaj krome, al plej gravaj gazetoj kaj organizacioj eksterlandaj, inter ili al ĉiuj Sud-Amerikaj Asocioj Esperantistaj, inkludante Brazilon.
Sekve de la interveno de la KAE-kasisto, s-ano Santiago Torné i Grau, kiu detale informis pri la ĝistiama kontostato de la Asocio, oni unuanime koincidis rilate la konvenecon modere aktualigi ĝis 800 pesetoj jare, ekde la venonta 1995, la KAE-an kotizon, respektive la abonon al ĝia INFORMILO. Poste, la Asocia prezidanto, s-ano J. Mª Galofré, refoje prenis la parolon por informi pri diversaj kontaktoj, fare de la KAE-estraro, kun aŭtoritatuloj kaj influaj personoj lokaj kaj eksterurbaj, kaj aparte, pri planitaj projektoj kun esperige favoraj perspektivoj por la Movado, kelkaj el kiuj nun jam estas realigitaj.
Al la plurfacetaj temoj, traktataj dum la kunveno, prezentis interesajn sugestojn kelkaj geasociitoj, inter ili, Luis Serrano Pérez, kiu krome raportis pri la Koresponda Esperanto-Kurso, kiun li gvidas; s-anino Teresa Massana kaj s-anino Trini García, kune kun s-anoj J. Ivern Mas, R. Manau kaj L.Mª H. Izal.
La KAE-estraro, kies ĝisnunan agadon oni laŭde taksis serioze objektiva, estis ĉiuvoĉe reelektata por plia jarperiodo.
-1-
— imatge 2 —
LINGVA RUBRIKO, de Bernard Golden
«Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota»
Kritiko kontraŭ la lingvouzo en EVENTOJ
Kiam Zamenhof elcerbigis la gemon de saĝeco en la titolo de tiu ĉi artikolo, li ne havis okazon legi la novembran-decembran (1992) numeron de Kataluna Esperantisto, sed li donis trafan moton por mia kritiko kontraŭ la lingvouzo en tiu revuo, kiu estas karakterizita per diversaj misoj kaj mankoj. Sur pĝ. 5 oni povas legi jenan opinion pri la revuo EVENTOJ: «Eĉ se sur ĉiu numero po kelkaj evidentaj hungarismoj iom makulas la revuon, ĝi estas vere rekomendinda». Bedaŭrinde, la redakcio de la kataluna periodaĵo ne degnis doni ekzemplojn de tiuj «evidentaj hungarismoj», kiuj «iom makulas la revuon». Efektive, mi havas multe da sperto esplorante spurojn de «hungarsperanto» en hungarlandaj publikigaĵoj sed mi neniam havis la impreson, ke partoj de EVENTOJ estas verkitaj en la hungara dialekto de Esperanto. Male, se oni metas la paĝojn de Kataluna Esperantisto sub analizan lingvolupeon, oni ja trovas ne malmulte da makuloj, kiuj ne estas paŭsaĵoj de esprimoj en la kataluna lingvo sed gramatikaj kaj semantikaj eraroj en Esperanto! Ni rigardu kelkajn ekzemplojn.
Petolaĵoj de la preseja koboldo
Tiu malica koboldaĉo fuŝe-tuŝe enmiksiĝis en la kompostadlaboron. Jen monstra ekzemplo kun du eraroj en la sama frazo!
«La revuo plenas de arkaiĝintaj temoj kiel la «Publilla», (maĵoratino ili nomas tion), nia senmorta verda stelo kaj la altfluga standardo de esperanto» (pĝ. 9).
Unue, la ĝusta ortografio de la kataluna vorto estas pubilla. Due, la Esperanta ekvivalento estas «majoratulino», kiu devenas de la substantivo «majorato» (hereda ordo); «maĵorato» ne ekzistas en Esperanto!
Semantikaj stumbloj
Oni devas trakribri EVENTOJ por rikolti hungarismojn. Tiuspeca lingvopoluo ekzistas ankaŭ sur la paĝoj de KE.
«Nia Asocio fotokopie eldonis en oktobro 1991 tute tralaboritan kaj nove kompostitan version de la Zagreba Metodo» (pĝ.4)
La verbo «tralabori» estis kontrabandita en Esperantujon fare de danubbordanoj. Vane vi serĉos ĝin en Plena Ilustrita Vortaro=PIV. Ĝi estas kalkeo (=paŭsaĵo, laŭmorfema traduko) de la prefiksita hungara verbo átdolgozott (át = tra, dolgozni = labori). En kuntekstoj rilatantaj al publikigo de novaj eldonoj de libroj en Hungarujo, la adjektivo átdolgozott signifas «reverkita» aŭ «re-
-2-
viziita». Hungaraj esperantistoj ne konscias pri tiu nacilingvismo en Esperanto, ĉar ili simple retradukas ĝin en la gepatran lingvon. La fuŝa frazo en KE devas teksti jene: «Nia Asocio fotokopie eldonis en oktobro 1991 tute reverkitan (aŭ reviziitan) version de la Zagreba Metodo».
Sampaĝe aperas ankoraŭ unu ekzemplo de misuzo de Esperanta vorto: «Ĝuste, kiam kursoj maloftas, nia Asocio entreprenis taskon levi kaj standardigi la instrunivelon» (pĝ. 4).
Espereble oni levos ankaŭ la verkad-nivelon. La vorto «standardo» signifas flagon, servantan kiel solenan militistan, religian, nacian aŭ partian simbolon. Ĝi neniel rilatas al la kunteksto de la citaĵo. Tie estas necese uzi la radikon «norm-«, kies verbigita formo «normigi» signifas «unuecigi aspektojn de iu fako». Jen la ĝustigita versio de la frazo: «Ĝuste,kiam kursoj maloftas, nia Asocio entreprenis taskon levi kaj normigi la instrunivelon».
Du verboj, kiuj estas ofte intermiksitaj estas «dedukti» kaj «indukti», kiel la sekva citaĵo ilustras.
«Kiom da ili estos logike deduktintaj, kia estas la tuta esperanto-movado?» (pĝ. 10).
Temas pri la televizia Esperanto-kurso en Sabadell. La verkinto de la frazo volas demandi, kiom da spektantoj sukcesos akiri komprenon pri la Esperanto-movado surbaze de dekminutaj lecionoj malbone planitaj. La pensoprocedo konsistas en rezonado kaj konkludo el apartaj faktoj (la materialo en la lecionoj) por atingi ĝeneralan legon (komprenon pri la Esperanto-movado). Sekve, la ĝusta verbo estas «indukti». La inversa procedo, kiun esprimas «dedukti», ebligas al iu, komencante ĉe la tuto (la Esperanto-movado), fari konkludojn pri la partoj (lingvo, literaturo, organizado ktp.).
Transitiveco de verboj – eterna plago por esperantistoj
Jam dum pli ol cent jaroj oni instruis pri la uzo de la verbigaj sufiksoj «-ig» kaj «-iĝ», sed ankoraŭ estas esperantistoj — ne nur komencantoj — kiuj ne primajstris la nocion de transitiveco de verboj en Esperanto. Ili uzas sufikson, kiam ĝi estas superflua aŭ ne uzas ĝin, kiam ĝi estas bezonata. KE liveras ekzemplojn de ambaŭ misoj.
«La nuna manuskripto entenas multajn atentokaptajn informojn pri la antaŭmilita movado kaj pri la multaj artikoloj aperintaj en la loka gazetaro, kiuj ampleksigas preskaŭ ĉiujn diskuttemojn pri esperanto kaj pri la organizado de la hispania esperanto-movado» (pĝ. 7).
«Ampleksi» estas transitiva verbo kun la signifo «enteni en sia amplekso, ĉirkaŭpreni, brakumi, envolvi». Ĝuste tiuj signifoj konvenas en la citaĵo, do oni uzu la simplan formon de la verbo «ampleksi».
-3-
— imatge 3 —
«Tiu disputo generis fortajn polemikojn, kiuj eĥis en aliaj aspektoj de la publika vivo kaj parte haltigis la proceson de nacia restarigo» (pĝ. 12).
La verbo «eĥi», signifanta «resendi sonon», estas transitiva, sed en la frazo ĝi ne havas akuzativan objekton. Temas pri «polemikoj», kiuj estis eĥe resendataj en la publika vivo, do la ĝusta verbformo devas esti la netransitivigita «eĥiĝis».
Peko pri la refleksivo
Universalaj kaj eternaj eraroj rilatas al misuzo de refleksivaj pronomoj kaj adjektivoj.
«Dua ebleco estus enkonduki nur unu subtenanton per sia foto kaj etega teksto» (pĝ. 19).
En Esperanto la refleksivo povas rilati nur al la subjekto de propozicio. En la citaĵo ĝi estas «ebleco», sed foto de ebleco estas sensencaĵo. La foto apartenas al la objekto en la frazo, «subtenanton», do la pronomo devas esti «lia».
Konkludo
Espereble en la estonteco la redakcio de Kataluna Esperantisto ĉesos ĵeti koton sur la lingvouzon en EVENTOJ kaj pli diligente okupiĝos pri senkotigo de la propra kaldrono.
Majo 1993 Reviziita
******
Bernard GOLDEN Damjanich u. 1/C.I.B. 8200 Veszprém
ESPERANTO SUR LIA VOJO
Sub tiu jam tradicia rubriko, en kiu ĝis nun estas eksklude intervjuitaj gesamideanoj de la organizacio KAE, je la nuna okazo ni faras specialan escepton, por prezenti aparte persistan kaj kompetentan homon, kia ja estas s-ano Antonio Marco Botella, al kiu la aktuala Esperanto-Movado nialanda grandaparte ŝuldas sian normalan funkciadon.
Efektive, kiel ni iom skize komentariis en la pasinta KAE-INFORMILO, s-ano Marco Botella daŭre distingiĝis/as, pro sia energia kaj diligenta karaktero, en pluraj branĉoj de la Hispanlanda Esperantismo, el kiuj ni refoje menciu tie ĉi, pro ĝia populara transcendo, lian duoblan kaj prestiĝan taskon en la redaktado de du Esperantaj periodaĵoj, nome «Boletín» kaj «Kajeroj el la Sudo», respektivaj organoj de la neŭtrala HEF kaj de la laborista HALE.
Kvankam mi persone kontaktis kun s-ano Marco Botella jam ekde la jaro 1951, en la urbo Terrassa, motive de la unua Kongreso de Esperanto oficiale organizita post la intercivitana milito en nia lando, kaj ankaŭ poste, en intersekvaj HEF-kongresoj, fakte kiam mi plene rimarkis lian valoran intere-
-4-
siĝon por ĉio rilata al la Movado, nome estis dum la preparado de la omaĝo, okazinta la jaron 1954, al la unua enkondukinto de Esperanto en la urbon Sabadell, la Pia-Lernejano Patro Marko Lliró Riera. Tiumotive, ni ambaŭ interkrucis kelkajn leterojn: li, en la nomo de la Zaragoza Esperanta Societo «Frateco», kaj mi kiel fakta sekretario de tiu organiza komitato. De tiam, eĉ se sporade, niaj interrilatoj, precipe korespondaj, neniam interrompiĝis.
Nu, ĉar ja estas la intervjuato, s-ano Antonio Marco, kiu mem povas plej ekzakte detali sian plurjaran aktivecon en la Esperanto-Movado, jen liaj afablaj respondoj al nia demandaro, kiujn kun danko transtajpas tuj sekve la subskribinto:
1) KIE, KIAM, KIEL kaj KIAL vin interesis la Internacia Lingvo de D-ro Zamenhof?
R.- Mi lernis Esperanton en mia naskiĝurbo, Callosa de Segura (Alicante), en 1937, per rapida kurso gvidata de Ricardo Alonso Meurice, kiam jam estis komenciĝinta la intercivitana hispana milito. Ekzistis en tiuj tagoj en mia urbo kvazaŭ arda soifo de la junularo por idealismoj, kaj Esperanto plene floris ĉe ni. Tiam mi estis tre juna , sed la «interna ideo» de la esperantista mesaĝo tuj kaptis min. La milito forprenis ĉiujn junulojn de nia E-Societo, kaj mi, iom post pli izolita, preskaŭ forgesis la lingvon, absorbite en sindikata aktivado.
Kiam la milito finiĝis, mi ekziliĝis en Alĝerion. La aĉa akcepto de la demokrata Francujo al la hispanaj rifuĝintoj lasis en mi amaran guston kaj elreviĝon: dum 17 tagoj ni estis en la haveno de Orano, kondamnitaj al malsato kaj ekstrema mizero, en angla ŝipo ĉirkaŭata de Senegaliaj soldatoj kun bajonetoj, kiuj ne permesis nian elŝipiĝon. Dum tiuj nigraj horoj, volis la hazardo, ke mi aŭdis la nomon de generalo Mangada, esperantisto, kiun mi konis, ĉar ofte menciita en la tiama E-revuo «Popola Fronto». Mi serĉis kaj trovis lin en angulo de tiu sinistra ŝipo: idealisto kun brilaj okuloj kaj arda vervo, ĉiam preta varbi novan adepton. Kaj ni parolis kaj parolis dum longaj horoj pri Esperanto kaj la esperantistoj en kaj ekster Hispanujo. Estis kvazaŭ mia nova esperantistiĝo. Kiam oni permesis nin elŝipiĝi, Mangada restis en prizono en Orano, kaj mi kun centoj da k-doj estis senditaj al koncentrejo sur la sekaj stepoj proksimaj al Sahara dezerto, kie la klimato estas rigore dura.
En tiu koncentrejo, la rifuĝintoj mem organizis kursojn, de la oka matene ĝis la oka vespere, pri ĉiuj temoj: astronomio, beletro, matematiko, poezio, historio, artoj kaj aliaj, ankaŭ Esperanto, kaj mi estis la instruisto: unuafoje mi gvidis kur-
-5-
— imatge 4 —
son de Esperanto, kvankam mi ankoraŭ ne estis 18-jara. Kiam ĉiuj profesoroj de tiu koncentrejo estis jam translokitaj al Cherchell, en pli humana rifuĝejo, sur bela strando, mi denove gvidis E-kurson, duafoje en mia vivo.
2) Respondinte tiujn tuj suprajn demandojn tabelvortajn, ĉu vi bonvole rakontus al ni la plej ŝatatajn okupojn kaj aparte specialajn cirkonstancojn, persone plenumitajn kaj mem travivitajn dum via entuziasma strebado por Esperanto?
R.- En la jaro 1949, denove en Hispanujo, mi venis pro profesiaj motivoj en Zaragozon, kaj vizitis la Esperantan Societon «Frateco», ankoraŭ malvigla laŭlonge de tiu terure senfina postmilito. En sporta klubo mi varbis gejunulojn por Esperanto, kaj kun permeso de la Zaragoza estraro mi gvidis Esperanto-kursojn. Baldaŭ «Frateco» reakiris potencon kaj prestiĝon, kaj kun granda iluzio la viglaj junuloj kuraĝis organizi en Zaragozo landan kongreson en 1954, en kiu mi estis la sekretario de la OKK. Estus tro longe rakonti detale mian aktivadon, kaj pri ŝatataj okupoj mi ne povas skribi, ĉar mi ĉiam faris tion, kio pli urĝis en nia loka aŭ landa movadoj, ne tion, kio pli plaĉis al mi. Nur unu sola escepto: dum la lastaj jaroj, en kiuj krom redakti du gazetojn mi okupiĝis en la esplorado kaj verkado de libro pri la liriko en Al-Andalus.
3) El via jam tre longa agado en la Movado, ĉu vi memoras iun kuriozan anekdoton, rilatan al la Esperantismo, por ĝia publikigo en tiu «KAE-INFORMILO»?
R.- La respondon vi povas jam legi tuj post la unua el viaj demandoj: fakte mia vivo estas plena de anekdotoj tute ne ordinaraj, kaj ne ĉar mi estis speciala homo, sed ĉar la cirkonstancoj, kiujn mi vivis estis eksterordinaraj, danĝere malfacilaj …
4) Kaj nun, jen nia fina demando al vi: Kion vi instrukcius al la Hispana esperantistaro, por ke ĝi plej efike kaj pozitive aktivadu por la sukcesigo de Esperanto?
R.- Mi estas tre modesta homo, por doni konsilojn al ceteraj homoj. Miaopinie, por sukcesigi Esperanton aŭ alian projekton en la vivo, nur oni devas fari tion, kion ni pli bone scias, sed en tiu ĉi kazo por Esperanto.
Intervjuis: VELUS
EL PRELEGOJ PRI ESPERANTO EN LA AŬTONOMA UNIVERSITATO
Organizitaj de la Kataluna organizacio «Kultura Asocio Esperantista» = KAE, ili respektive okazis la 2-an kaj 8-an de marto nunjara, en Bellaterra (Barcelono), sub la titoloj: «Esperanto en nia tempo», fare de s-ano Giordano Moya Escayola,
-6-
[BILDO p.4 | 61,0,98,35] Foto: s-ano Giordano Moya Escayola sidanta malantaŭ prelega tablo kun botelo kaj glaso, antaŭ granda Esperanto-flago kun stelo.
— kies foton, tiun de la en la antaŭa paĝo citita s-ano Giordano Moya, oportune aperintan en la ĵurnalo «Diari de Sabadell», ni reproduktas supre —, kaj «Esperanto, la Internacia Lingvo», elparole de s-ano Martí Guerrero i Cots, kiu, dum sia interveno, krome evidentigis surtabule la strukturan simplecon de la Zamenhofa kreaĵo. Vidu, supre de la sekva paĝo nº 8, lian koncernan foton, same eltiritan el la menciita ĵurnalo «Diari de Sabadell».
La periodaĵoj «Diario de Terrassa» kaj la jam aludita «Diari de Sabadell» koincide raportis pri ambaŭ Esperantaj prelegoj, kaj krome tiu lasta ĵurnalo aldone publikigis, en du apartaj tagoj, la respektivan foton kun la parolanta samideano, kiel indikite supre. Ankaŭ la Televizia Stacio de la urbo Sabadell, en plej oportuna horaro por ĝiaj gespektantoj, prezentis filmitajn momentojn el la prelego de s-ano Giordano Moya. Siavice «Radio Sabadell», kun simpatia komentario, favore reliefigis tiun Universitatan eventon, organizitan de la loka KAE-Delegacio, kiun prezidas s-ano J. Mª Galofré.
El tiu Universitata distrumpetado pri Esperanto rezultis, ke la Katalunregiona Televizio TV 3 poste intervjuis samideanojn Giordano Moya Escayola, Martí Guerrero i Cots kaj Ll. Mª. Hernández Izal, kaj sekvatage, la 11-an de marto, la sama Televizia skipo intersekve vizitis, en la regurbo Barcelono, la «Librovendejon Esperanto», kun kies direktoro, s-ano Salvador Aragaj, ili vigle konversaciis. Oni ankaŭ aparte vizitis la
-7-
— imatge 1 —
HISPANA ESPERANTO-KONGRESO, DE 16 ĜIS 21 DE JULIO 1994
Ĝiakadre prelegos la KAE-membro, s-ano L. Serrano Pérez, el Sabadell, kaj, kiel jam anoncite, estos liverata la «Premio Klara Silbernik» al s-rino Pilar Gayarre, el Zaragozo, edzino de s-ano A. Marco Botella, kies intervjuo aperas en paĝoj n-roj 4, 5 kaj 6 de tiu ĉi «KAE-INFORMILO».
DUA INTERNACIA KULTURA KAJ TURISMA ESPERANTO-SEMAJNO
Sub la aŭspicio de la «Hispana Muzeo de Esperanto», ĝi okazos, de 15 ĝis 22 de oktobro 1994, ĉe la impona institucio CENTRO BORJA, en la turisma urbeto S. Cugat del Vallès, distanca 14 kilometrojn de la Kataluna regurbo Barcelono. Kadre de tiu esperantista evento, estas projektitaj, inter aliaj aranĝoj, kurso de Esperanto, vesperaj festivaloj, kantado de maristaj kanzonoj, ekskursoj al la urboj Taragono, Barcelono, Zamenhofa Monumento en Sabadell, al la famaj produktejoj de Ĉampano ktp. Pliajn informojn petu al: «Hispana Esperantista Fervojista Asocio», poŝta adreso: Apartado 15027, E-08080 BARCELONO.
OFICIALA PREMIO MEMORE AL LA ESPERANTISTO ANDREU NIN
La magistratejo de la urbo EL VENDRELL (Katalunujo), kunvokas la «Premion Andreu Nin», atribuotan al esplora verko aŭ tezo pri sociaj kaj politikaj temoj, verkitaj en unu el la jenaj kvar lingvoj: Kataluna, Kastilia, Angla kaj Esperanto. Tiu grava premio, kies limdato por akcepto de konkursaĵoj finiĝos la 31-an de decembro 1994, konsistas el miliono da pesetoj plus la publikigo de la sukcesinta verko.
Esperantistaj geinteresatoj povas mendi la koncernan regularon ĉe BARCELONA ESPERANTO-CENTRO, str. Carreras Candi, n-roj 34-36, E-08028 Barcelono (Katalunujo).
N. de la R.: Jen kurioza leterparto subskribita de s-ano Nin:
[BILDO p.1 | 8,60,52,91] Faksimilo de manskribita leterparto sur kvadratita papero, subskribita de Andreu Nin: «[nelegebla] dirís[?] al mi [nelegebla] la novaj Vilafrankaj esperantistoj [nelegebla] tre entuziasme ĉiam antaŭen! Fratkore[?] via Andreu Nin[?] Vendrell’o 12-9-1910a».
-12-
— imatge 5 —
[BILDO p.5 | 9,1,49,35] Nigrablanka foto: viro en rombo-desegnita pulovero montras per la mano antaŭ nigra tabulo en klasĉambro; sur la muro, verda stelo.
Esperanto-kurson de la tiea «Hispana Esperanto-Instituto», gvidatan de la UEA- delegito, s-ano Alfonso Tur Thomas. Fine, tiu Televizia skipo kontaktis kun la Germana-Aŭstralia esperantista paro, nome geedzoj Sudec, rezidantaj en la urbeto El Masnou, apuda al Barcelono.
Koncizan resumon de tiuj kontaktoj rilataj al Esperanto, la Katalunregiona Televizio TV 3 poste prezentis, je la 21-a horo de la 4-a de aprilo, kune kun selektitaj scenoj el la famaj filmoj: «La urbo incendiita» kaj «La diktatoro», en kiuj respektive vidiĝas gekursanoj laŭte prononcantaj frazojn en Esperanto dum ties klaso, kaj urbaj afiŝoj kun ceteraj anoncoj eksklude presitaj en la Zamenhofa Lingvo.
ELEKTO EL 250 ESPERANTO-KUNVENOJ
Kiel kutime, la printempa duobla numero de «Heroldo de Esperanto» enhavas liston de feriaj renkontiĝoj, seminarioj, internaciaj kursoj, kunvenoj kaj kongresoj, kiuj okazas en Esperanto.
La listo por 1994, en kiu aperas datoj, adresoj kaj programoj, priskribas ĉirkaŭ 250 aranĝojn en la tuta mondo.
Oni povas senpage ricevi la koncernan duoblan numeron, marpoŝte se ekster-Eŭrope, petante ĝin ĉe la redakcio (Via Sandre 15, 10078 Venaria Reale (To), Italujo). Kiel konate, «Heroldo de Esperanto», fondita en 1920, estas eldonata de laŭleĝe registrita societo sen profita celo.
Ada Fighiera-Sikorska redaktorino
-8-
JUBILEA KONKURSO EN LA INTERNACIA LINGVO
Okaze de la 35-jariĝo de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio, ĝia Esperanto-Redakcio organizis tiuokazan konkurson, invitante al partopreno ĉiujn siajn aŭskultantojn, legantojn de Esperanto-gazetoj, membrojn de E-kluboj en diversaj landoj. Tial ĝi esperas, ke la konkursajn demandojn oni vaste diskonigos same pere de E-amaskomunikiloj, kiel ankaŭ en E-kluboj. Tute aparte ni petas la redaktistojn de E-gazetoj la nunan informon pri la konkurso. Por preni parton en ĝi, oni devas respondi almenaŭ «unu» el la jenaj demandoj: 1) Kio instigas vin aŭskulti la E-elsendojn de Pola Radio, kaj kian signifon havas por vi?; – 2) Kion vi opinias pri la rolo kaj signifo de la E-elsendoj de Varsovio en la tempo de grandaj politikaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj en Eŭropo kaj strebado al partnereca-paca kunlaboro sur nia kontinento?; 3) Kiagrade la E-elsendoj de Pola Radio — fone de viaj nacilingvaj amaskomunikiloj — proksimigas al vi la bildon de Pollando?. Ni ĝojus, se vi persone, viaj leteramikoj, viaj samklubanoj ktp. respondus almenaŭ unu el la menciitaj demandoj! La amplekson de viaj respondoj ni lasas al via propra decido. La konkursaĵojn oni sendu ĝis la 30-a de junio 1994 al la kutima adreso: POLA RADIO, Esperanto-Redakcio, 00-950 Varsovio, P.O. Box-46, Pollando.
Inter la aŭtoroj de plej interesaj konkursaĵoj, oni lotumos unu specialan premion en formo de fasko de magnetofonaj kasedoj, kun kopioj de elektitaj intervjuoj kaj literaturaĵoj el la arkivo de nia Esperanto-Redakcio, kaj krome ni lotumos E-librojn, popolartaĵojn, muzikkasedojn kun E-kantoj ktp. Se iuj E-eldonejoj deziros subteni nian konkurson kaj pretus fariĝi sponsoroj per senpaga disponigo de E-libroj, kanto-kasedoj ktp. por plivastigi la kvanton da disponeblaj premioj, ni volonte kaj ĝoje akceptos tion, kaj informos en niaj E-elsendoj pri la nomoj de la firmaoj, eldonejoj, donacintaj la kromajn premiojn.
POLA RADIO, ESPERANTO-REDAKCIO
INTERNACIA NEŬTRALA BULTENO ESPERANTISTA, EN KASEDO
Tiun sonrevuon ekde 12 jaroj daŭre eldonas, en belavoĉa prononco kaj kristale klara Esperanto, geedzoj Kristina kaj Adamo Goralski. Geinteresatoj pri ĝi turnu sin al: s-ro Adamo Goralski, str. Gral. Fanjul, 17 – 1 – D, E-38006 Santa Cruz de Tenerife – Kanarioj (Hispanujo).
NI KVITANCAS LA KONCERNAJN MONSUMOJN, RICEVITAJN DE S-ANOJ:
S. Aragaj´, BEC, JEKA, M. Lloberas, J. Ivern kaj J. Fernández, ĉiuj donacintaj po 300 pesetojn. KAE dankas ilian altruismon.
-9-
— imatge 6 —
ANGLA ADVOKATO FRANK BUCKLEY, APOSTOLO DE ESPERANTO
[BILDO p.6 | 8,8,16,34] Karikaturo de Frank Buckley: viro kun rondaj okulvitroj, melonĉapelo, veŝto kaj striita pantalono, kun bastono; subskribo «Frank Buckley Esq.».
Tiu konata pioniro festos sian okdekjarecon la 16-an de junio 1994. Kiam li fariĝis 70-jara, li ricevis pli ol 300 naskiĝtagajn gratulkartojn el multaj landoj, per kiuj postaĵoj oni poste aranĝis interesan ekspozicion, rilatan al Esperanto, ĉe loka biblioteko. Sendube multaj el liaj amikoj kaj konatoj deziros, ankaŭ motive de lia 80-jara naskiĝofesto, sendi gratulkartojn al li, kiujn mesaĝojn oni same propagandcele ekspozicios, inter julio kaj septembro 1994, ĉe publikaj bibliotekoj en Bristolo. Tial li estos tre danka, se oni tiurilate adresas bildokartojn al: s-ro Frank Buckley, 620 Filton Avenue. Bristol, BS 127 LD (Anglujo).
S-ano Frank tre aktivis-as en la Movado, precipe kiel preleganto, komponisto de kantoj, verkinto de serio da Esperantlingvaj komedioj kaj dramoj ktp. Dum longaj jaroj li instruas kaj propagandas la Zamenhofan Lingvon. La Hispana esperantistaro, kiu kore lin akceptis okaze de Kongreso de Esperanto en la urbeto Sant Cugat del Vallès, kie li prelegis, daŭre memoros lin. En la nomo de la Katalunteritoria organizacio «Kultura Asocio Esperantista» = KAE, ni deziras al li feliĉan jubileon.
«TRANSLIMEN!», NOVA ESPERANTO-PERIODAĴO
Trans la landlimoj, naskiĝas la semajna bulteno informa kaj kultura pri la Kampanjo de la Radikala Partio por la rajto je la Internacia Lingvo. Okaze de la malfermo de la «Kampanjo por la rajto je la Internacia Lingvo», iniciatita de la Radikala Partio, ekde la unua semajno de januaro aperas dulingva semajna bulteno de informado, kulturo kaj profundigo pri tiu temo. La bulteno, tradukita al pluraj lingvoj, kun paralela teksto en Esperanto, estas dissendata al Italujo, al eksa Sovetunio, al Francujo, Belgujo, Hispanujo, Germanujo, al Eŭropa Parlamento kaj ĉien, kie ĝi estas petata. La precipa celo de la iniciato, nome estas liveri ĝustan informadon pri la politikaj iniciatoj de RP pri Esperanto. Kiu deziras senpage ricevi la semajnan informilon pri la Kampanjo por la rajto je la Internacia Lingvo, skribu al: «Esperanto» Radikala Asocio, Via di Torre Argentina, nº 76, I-00186 ROMA (Italujo). Fakso+39.6.68805396.
REFOJE PRI ABONO, REABONO AŬ ABONIGO AL LA «KAE-INFORMILO»
Ĝian 800-pesetan jarkotizon bonvolu per poŝta ĝiro transpagi al: Santiago Torné i Grau, C/. Roca, 22 – 3º – 1ª. E-08208 SABADELL.
-10-
«LA VIRO EN LA LUNO», legolibro de prof. Ŝulco Rikardo
Tiu 400-paĝa verko, nunjare ĵus eldonita de la «Esperanto-Centro Paderborno», en Germanujo, entenas tre interesajn rakontojn kaj poeziojn, originalajn kaj tradukitajn, en modela laŭ-Fundamenta lingvaĵo, kian garantias ĝia aŭtoro, profesoro Ŝulco Rikardo, transpreninta la torĉon de la t.n. «Analiza Skolo», kiun iniciatis la karmemora esperantologo Hispana, s-ano Luiso Mimo´ Espinalt´. Libro vere rekomendinda.
FUNEBRO PRO LA FORPASO DE FERVORA ESPERANTISTINO
Kun tristeco ni prokraste sciiĝis pri la morto, okazinta fine de la pasinta jaro, de s-rino Julia Rocafull, entuziasma samideanino, kiu, post nia intercivitana milito, elstare aktivadis en la Argentina Esperanto-Movado. En julio de la jaro 1965, s-rino Rocafull kun sia nepino ree vizitis Hispanujon, kie ambaŭ ĉeestis la 26-an Esperanto-Kongreson nialandan, kiu tiudate okazis en la Kastilia urbo Palencio, kio ebligis al ŝi tre emocian renkontiĝon kun malnovaj geamikoj esperantistaj, inter ili la bedaŭrataj geedzoj Bohigas, samklubanoj ŝiaj en Barcelono ĝis la jaro 1936. Al ŝia familio, nian korsentan kondolencon.
TRE OPORTUNA KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO – KAE
Tiu ĉi 16-leciona kurso, kun riĉa ekzercaro plus dudirekta vortareto Esperanta-Kastilialingva, kostas entute 3.500 pesetojn, en kiu prezo estas inkludita, krom monatotria ricevado de la KAE-INFORMILO, enhavanta taŭgan tekston por praktikado de la lingvo, ankaŭ speciala kasedo, kun modela Esperantolingva prononcado fare de la tre kompetenta esperantisto Aŭstralia, s-ano Milan Sudec. Ĉiuj mendoj, faritaj de gesimpatiantoj dezirantaj enskribi sin en tiun kurson, estos traktataj nur post ilia koncerna antaŭpago, kiun oni bonvole efektivigu, nepre per poŝta ĝiro, al: KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO, de la KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA = KAE, strato: C/. Font Nova, 32, telf. (93) 727 50 21. E-08202 SABADELL.
ADRESOJ RILATAJ AL LA ORGANIZACIO KAE:
Centra sidejo de la «Kultura Asocio Esperantista» = KAE: ĉe Ramon Manau Torres, C/. Montseny, 5, 1º. E-08208 SABADELL.
KAE-prezidanto: s-ano Josep Mª Galofré, C/. Canonge Joncar, nº 122 D., E-08208 SABADELL (Katalunujo).
Redaktisto de la KAE-INFORMILO: s-ano V. Hernández Llusera, Av. Onze de Setembre, 59. E-08208 SABADELL (Katalunujo).
-11-
2a època, núm. 7, estiu de 1994

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 7, estiu de 1994.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 5,2,55,25] Emblemo de KAE: flirtanta flago kun stelo kaj standardo kun la vorto «kae», la surskriboj «Kultura Asocio Esperantista» kaj «Associació Cultural Esperantista», kaj sube «Katalunujo».
C/. Montseny, 5, 1-er. E-08208 SABADELL
**********************
C/. Menéndez Pelayo, 65. E-08223 TERRASSA
**********************
KAE-INFORMILO
(DL. num. B-42645-92)
Nº 7 – Dua epoko. Oka aperjaro. Monatotria. Somere de 1994.
************************************************************
PRI LA VERKO «RÚSSIA I LA CEI» = «RUSUJO KAJ LA KŜS»
Sub tiu ĉi altire reduktita titolo, kaj el la plumo de la Portugala esperantisto, s-ano Manuel de Seabra, KAE-ano rezidanta en Barcelono, ĵus aperis la en Kataluna lingvo 448-paĝa verko, kies kompleta titolo en la Esperanto-traduko proksimume estas: «Kion oni devas scii, por malkovri Rusujon kaj la Komunaĵon de Ŝtatoj Sendependaj».
«Rússia i la CEI» estas tre valora libro, en kiu ĝia aŭtoro rakontas, en agrable komprenebla stilo, la plej interesajn faktojn de tiu eks-Sovetunia lando, objektive gvidante la legantaron funde koni la kutimojn kaj ceterajn karakterizaĵojn de la Rusa popolo, samtempe diskonigante rozarion da utilaj informoj kaj moroj, sendube tre bonavenaj por eventualaj geturistoj eksterlandaj.
Pro ĝia vere riĉa enhavo, tiu altagrade valora verko, eldonita de «Edicions de la Magrana S.A.», meritis subvencion de la «Departemento pri Kulturo de la Ĝeneralitato de Katalunujo».
S-ano Manuel de Seabra estas aŭtoro jam konata pro lia tasko kiel tradukisto, pro lia literatura verkado en Portugala lingvo, sed antaŭ ĉio, ekde la jaro 1982, pro liaj romanoj en la Kataluna lingvo.
Cetere, krom liaj originalaj artikoloj en Esperanto, sporade aperantaj en diversaj revuoj de la Movado, ni volas aparte rimarkigi, nunaokaze, lian tre kompetentan, en Kastilia lingvo redaktitan priskribon de la literaturo en Esperanto, troviĝantan en specifa rubriko de la prestiĝa, longatempe renoma «Enciklopedio Espasa-Calpe», kies konsultadon ni speciale rekomendas al la Hispanaj kaj Sud-Amerikaj esperantistoj.
-1-
— imatge 2 —
INSTRUADO KAJ LERNADO
Kial estas malfacile lerni Esperanton?
Bernard Golden
Kvar klarigoj pri la malfacila lernado de Esperanto
A. Lernantoj de Esperanto. Ili estas malinteligentaj, maldiligentaj aŭ apatiaj. Kelkaj, sed ne ĉiuj, meritas tiujn karakterizaĵojn. Tamen, tiuj, kiuj ne suferas pro mensaj difektoj, ja sukcesis lerni la gepatran lingvon. Lingvoinstruaj metodikistoj parolas pri interfero kaj neadekvata pozitiva transfero inter la gepatra lingvo kaj Esperanto.
B. Instruantoj de Esperanto. Pluraj ne estas kompetentaj instrui, ĉar la propra lingva nivelo estas malalta. Mens-skua travivaĵo estas trovi eraran lingvouzon eĉ en publikigaĵoj de profesiaj instruistoj! La Franca Esperanto-Instituto plendis, ke » la nombro de la malsukcesoj en la Atesto pri Kapableco elokvente montras, ke la kandidatoj tute ne regis la Esperantan gramatikon. Kiel ili povas ĝin instrui?»
C. Lerniloj kaj konsultlibroj. Ili ne adekvate pritraktas gramatikajn komplikaĵojn, kiel ekzemple la transitivecon de verboj, la uzon de la refleksivo kaj la akuzativo. Aŭ informoj mankas, aŭ estas malakordoj inter leksikografoj. Teoriuloj elcerbigas komplikajn klasifojn de verboj kaj reguloj, kiuj ne estas praktike uzeblaj.
Ĉ. Esperanto. La fonto de la malfacila uzo de diversaj gramatikaĵoj troviĝas en la lingvo mem. Esperanto ja estas facila lingvo, sed ĝi havas kelkajn tre malfacilajn trajtojn, kiuj stumbligas lernantojn kaj uzantojn, senkonsidere de ilia gepatra lingvo, grado de inteligenteco aŭ nivelo de edukiteco. Pritrakto de tiu ĉi temo estas rigore tabua, ĉar tio minacas renversi kaj refuti la tutan argumentadon de Claude Piron pri «la bona lingvo».
******
Reviziita: decembron 1993
Bernard Golden Damjanich u. 1/C. I. 8. H-8200 Veszprém
ILIAJN DONACE RICEVITAJN MONSUMOJN «KAE» KVITANCAS AL:
Anna Mª Molera, el Moià, 300 pesetojn; Vincento Caudet, el Francujo, 100 francajn frankojn. Al ĉiuj koran dankon pro la respektiva monhelpo.
-2-
— imatge 3 —
«LEITBILD GEA 2000» – KAJ LA LINGVAĴO
Ĉar la Redakcio de la KAE-INFORMILO alte taksas la Esperantologian temon, kiun sub la tuj supra titolo tre kompetente traktas profesoro Bermano Hermano, fondinto kaj direktoro de la Esperanta periodaĵo «Speciala Cirkulero», forumo de la tiel nomata «Analiza Skolo», jen kial, ricevinte lian afablan permeson, ni decidis grandaparte represi la menciitan artikolon, kies prilingvaj konceptoj, klarastile prezentataj, rigore pledas por zorga aplikado de simpla, laŭ-Fundamenta Esperanto. Do, ni esperas, ke lia tuj sekva studo interesos ĉiujn:
—– «Estimataj geamikoj de nia Esperanto-Centro Paderborno, el la titolo vi jam vidas, ke tiu ĉi artikolo temas pri la nova bona strategia plano por la propagando de Esperanto kaj la progreso por ĝia aplikado dum la venontaj jaroj (Leitbild GEA 2000). Tiu plano estas bone trapensita, bone diskutita kaj certe alportos siajn fruktojn. (La tekston vi povas legi en EA).
Grava termino mankas en tiu plano: la FUNDAMENTO DE ESPERANTO, kaj per tio kompreneble mankas ankaŭ la akcentado de la Fundamentkonformeco en la evoluvojo de nia lingvo, de nia lingvaĵo, pri la alkutimado al senescepta Esperanto. Mi scias, ke pri tio nia kara amiko profesoro ŜULCO Rikardo tra la jaroj multe skribis, kaj multe pli profunde. Oni devas nur legi liajn verkojn …
Ŝajnas al mi, ke estas jam ege necese, pli kritike rigardi en la internon de nia lingvo, por forigi erarojn kaj maloportunajn formojn, ĉar tian lingvon, kiel ni kutime parolas kaj legas ĝin nunatempe, ni ne povas heredigi al la venontaj generacioj, kaj tia lingvo absolute ne havas ŝancon esti akceptata de ŝtataj aŭ sciencaj instancoj. Ni ne povas esti kontentaj pri la nuna stato.
Min ŝokis la frazo en «Leitbild GEA 2000», ke la lingvaj avantaĝoj de Esperanto baziĝas interalie sur ĝia logika kaj grandaparte (!!) senescepta gramatiko. Mi estas konvinkita pri tio, ke, kiam la gramatiko estas logika, tiam ĝi ne rajtas havi esceptojn. Kion ni devas fari, tio estas la elsarkado de la eraroj en nia lingvo. Sed tio estas dornoriĉa vojo, kion plej forte spertis profesoro Ŝulco mem.
Mi havas la impreson, ke nunatempe ĉiu rajtas laŭplaĉe «plibonigi» nian lingvon, enkonduki novajn sed superfluajn radikojn, erarajn «modernajn» vortformojn, ja eĉ novajn «modernajn» verbformojn, kaj oni aplaŭdas lin kaj admiras lian literaturan talenton. – Sed kiam nun iu (ekzemple profesoro Ŝulco) venas kaj kuraĝas elsarki, forigi, ekstermi tiujn erarojn kaj kuraĝas iom anatemi ilin (ĝuste ĉar ili ja tion meritas), tiam li rikoltas insultojn, fiajn recenzojn kaj aliajn malafablaĵojn. (Tipa ek-
-3-
— imatge 4 —
zemplo estas la recenzo de Kamaĉo en tiu ĉi SPECIALA CIRKULERO.) Kaj kiam profesoro Ŝulco replikas al tiuj artikoloj kaj science kaj sobre argumentas per la Fundamento de Esperanto (kiun ĉiu Esperantisto devus agnoski!!), tiam li ne ricevas respondon. Oni prisilentas la aferojn kaj «transiras al alia tagorda punkto». Prof. Bermano plu rezonas tiel:
«Esperanto havas la kvaliton, ke ĝi povas el si mem forigi siajn erarajn formojn, nome per analizado kaj kritika pensado de la Esperantistoj helpe de la Fundamento. Per tio la lingvo ricevas la eblecon, purigi sin mem kaj vivi sen gramatikaj esceptoj kaj tiel plu. Sed oni devas daŭre atentigi pri tiu kvalito de la lingvo.
Por kapabli kritike rigardi en nian lingvon, en nian lingvouzon, ni ne devas samatempe esti «malgrandaj Ŝulcoj», same kiel ne ĉiu Germana literaturamanto devas esti malgranda Ŝilero aŭ Fongojto. Ĉiu el inter ni povas tion facile lerni!
Kio estas nepre necesa por ĉiu konscia Esperantisto, tio estas, ke li konu la dek ses regulojn de la Fundamenta Gramatiko kaj laŭeble ankaŭ la Universalan Vortaron. Alie li aspektus kiel ŝakludanto, kiu ne konas la ludregulojn.
Tre avantaĝe estus, se ĉiu konscia Esperantisto legus almenaŭ unu gramatikan libron de ŜULCO RIKARDO. Per tio li ricevus la necesan senton pri bona lingvaĵo, senton pri eraraj vortformoj kaj simile.
Optimume estus, se li lernus analizi kaj «analogi». Kio estas tio? Mi donas kelkajn ekzemplojn:
Kiam vi diras «la aŭto haltas«, tiam temas pri haltanta aŭto. Kiam vi diras «la knabo manĝas«, tiam temas pri manĝanta knabo. Kiam vi diras «la instruisto parolas«, tiam temas pri parolanta instruisto. Kaj nun atentu: Kiam vi diras «la domo grandas«, tiam temus pri grandanta domo; kaj kiam vi diras «la libro haveblas«, tiam temus pri haveblanta libro. Sed ĉar la domo ne grandas, sed estas granda; kaj ĉar la libro ne haveblas, sed estas havebla, tiuj vortformoj estas eraraj. Domo kaj libro ja nenion faras, sed ili estas, nome granda respektive havebla.
Ankaŭ per alia analiza vojo vi venos al la konkludo, ke tiuj formoj estas fuŝaj: Manĝas havas la infinitivon manĝi kaj la participojn «manĝanta, manĝinta, manĝonta». Haltas havas la infinitivon halti kaj la participojn «haltanta, haltinta, haltonta». Sed ĉu haveblas havas la infinitivon havebli kaj la participojn «haveblanta, haveblinta, haveblonta»? (Jă ne temas pri haveblanta, sed pri havebla libro!)
Foje oni legas la frazon «se mi skribintus al vi …» Ĉu skribintus havas la infinitivon skribinti kaj la participojn «skribintanta, skribintinta, skribintonta»? Per tia analizado ĉiu Esperantisto povas rapide kontroli, ĉu iu formo estas ĝus-
-4-
— imatge 5 —
ta aŭ ne. Por klubaj kunvenoj tia ekzercado estus ideala tasko. Kaj mi firme kredas, ke la klubanoj poste pli multe amus sian lingvon, pli konscie uzus la ĝustajn formojn kaj evitus la fuŝajn, pli klare komprenus la proprecojn de Esperanto, pli energie kaj konvinkitaj propagandus la lingvon. Por tiu tasko la tri kajeroj «La sesa regulo» de Ŝulco estas tre taŭga instruilo. Ĝi enhavas naŭdek frazojn, kiujn la lernantoj povas analizi, ĝustigi kaj kompari kun la Ŝulca solvo.
Jen mallonga listo de la plej eraraj formoj, signitaj per «ne:» (=ne diru:), kun la ĝustaj apude en dikaj literoj, signitaj per «sed:» (=sed prefere:): ne: «dikfingro (=fingro de diko), sed: dika fingro, kontraŭfingro»; ne: «grandurbo (=urbo de grando), sed: urbego, granda urbo»; ne: «scivolema, sed: scivola, sciema»; ne: «tiel bone, sed: tiom bone»; ne: «kiel eble plej bone, sed: tiom bone kiom eble»; ne: » la apero aplaŭdindas, sed: la apero (de libro) estas aplaŭdinda»; ne: «sinsekvo, sed: intersekvo (= kiel la punktoj sekvu inter si); ne: «se mi sciintus, sed: se mi estus sciinta» (ofte sufiĉas: se mi scius); ne: «ĉefurbo, sed : regurbo (ja ne estas la urbo de la ĉefo); ne: «samkiel, sed: same kiel» (ebla estus «samakiele» = laŭ la sama kielo); ne: «posteulo, sed: posteculo»; ne: «ĉefe *), sed: precipe (ĉar nenio komuna kun la ĉefo!)»; ne: «ĉi-lasta *), sed: «tiu ĉi» (per ĝuste uzata «ĉi» la adjektivo «lasta» estas superflua); ne: «kio eblintus kaj indintus *), sed: kio estus ebla kaj inda» (sufiĉa kaj klara!); ne: «pli-malpli *), sed: pli aŭ malpli» (ĉar tion oni ja volas esprimi); ne: «en ĉi tiu verko *), sed: en tiu ĉi verko» («ĉi» laŭ la Universala Vortaro estas enklitika vorto!); ne «plimulto *), sed: maĵorio» (adverbo ne povas difini substantivon); pli (plej) multaj …; ne: «finfine *), sed : finege (ŜULCO), lastafine, fine, («finfine» ja signifus «en la finfino); ne: «Britio *), sed: Britujo» (sufikso -i ne ekzistas en la Universala Vortaro, nur -uj); ne: «finpretigo *), sed: elpretigo, pretigo» (finpretigo = pretigo de la fino); ne: «Plejparte *), sed: plejgrandaparte» (=en la plej granda parto); ne: «tie ĉi direndas, ke …*), sed: tie ĉi estas dirende, ke … (verbo «direndi» ne ekzistas!).
Ĉu Esperantisto, kiu uzas la supre per «ne:» markitajn vortojn, ne similas al la ŝakludanto, ŝanĝinta la ludregulojn?. Al ludanto, kiu lasas la reĝon iri du paŝojn antaŭen, la turon foje diagonale aŭ la ĉevalon rekte? Interesa ludo tio ja povus fariĝi, sendube, sed … ĉu ankoraŭ ŝako?
*) Tiujn ĉi formojn mi trovis en la UEA-revuo ESPERANTO, 1993/6, sed kio estas aparte ŝokiga, la eraraj formoj venas el la plumoj de estraranoj de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI), kaj ke la redaktisto ĉefo ne estas korektinta ilin.
-5-
— imatge 6 —
LA LABORISTA ESPERANTISMO SUR LIA VOJO
Nunafoje estas prezentata, en tiu ĉi intervjua rubriko, la nunatempe plej aĝa veterano en la urbo Sabadell, pioniro aktivinta en ĝia Laborista Esperanto-Movado tuj ekde la fondiĝo de la tiea societo SPEG (=Sabadell-a Proleta Esperanto-Grupo). Temas pri la preskaŭ 90-jara (naskiĝinta en 1904-08-09) esperantisto, s-ano Marko Altarriba Marquès, danke al kies entuziasma kaj altruisma kunlaborado kun la fondinto de la menciita societo SPEG, s-ano Petro Casanovas Manent, pseŭdonime BALLARUK, kaj kun lia precipa helpanto, la tre kompetenta esperantista korifeo, s-ano Ramono Arteu, ambaŭ bedaŭrinde forpasintaj, tiu laborista Esperanto-klubo akiris grandan prestiĝon kaj estimon inter la kulturaj kaj sociaj instancoj de la urbo Sabadell. Estas rimarkiginde, ke ĝis la jaro 1937, la du lokaj esperantistaj grupoj, nome la laborista SPEG kaj la neŭtrala AEG (=Aplec Esperanta Grupo) unubloke kunlaboris en sia strebado por Esperanto. Jen tuj sekve ni prezentas la respondojn, kiujn s-ano Marko Altarriba Marquès estas afable doninta al niaj kutimaj demandoj tabelvortaj:
- KIE, KIAM, KIEL KAJ KIAL VI ESTIS INTERESATA POR LA INTERNACIA LINGVO ESPERANTO?
Mi estis interesata por Esperanto en mia naskiĝurbo Sabadell, proksimume ĉirkaŭ la jaro 1929, ĉar kiel juna membro de internaciisma partio politika, mi jam klare perceptis en ĝi esperigan horizonton por la rilatoj inter la tutamonda laboristaro.
- KIU INSTRUIS AL VI LA UNUAJN LECIONOJN DE ESPERANTO?
La unuajn elementajn lecionojn klarigis al mi s-ano Petro Casanovas Manent en la ejo de la tiutempa «Centro Respublikista Federaciisma», kie proksimume la jaron 1926 ĝiaj membroj fondis Grupon Esperantistan, kiu ekde 1931 funkciis sub la nomo: «Sabadell-a Proleta Esperanto-Grupo» = SPEG.
- ĈU LA SKISMO EN SAT (=SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA), KIES OPOZICIO, KIEL KONATE, POSTE FONDIS NOVAN ORGANIZACION SUB LA SIGLOJ IPE (=INTERNACIO DE PROLETA ESPERANTISTARO), NE DAMAĜIS LA RILATOJN INTER LA MEMBROJ DE SPEG?
Ne, tute ne. Tion pruvis la fakto, ke inter ĝiaj du plej influaj membroj, nome la enkondukinto de la SAT-Movado en la urbon Sabadell, s-ano Petro Casanovas, kaj la SPEG-delegito en la unua IPE-kongreso, s-ano Ramono Arteu, tiucele speciale vojaĝinta al Berlino, la jaron 1932, ĉiam ekzistis kamaradeca respekto kaj reciproka interhelpo, kiun imitindan konduton fratece daŭrigis, ne nur la laboristaj esperantistoj lokaj,
-6-
— imatge 7 —
sed ankaŭ tiuj neŭtralaj de «Aplec Esperanta Grupo» = AEG.
- KIU OKAZAĴO PLEJ PROFUNDE IMPRESIS VIN, DUM VIA ESPERANTISTA AKTIVADO?
Sendube tio, kio plej profunde frapis mian homan senton, nome estis la ricevo de letero de esperantista Germano, kiu timigite avertis ĉiujn klubanojn nenial skribi, en Esperanto, al li aŭ al iu alia loĝanta en la menciita lando, tiutempe regata de la Naziisma reĝimo, ĉar liadire tio povus endanĝerigi iliajn vivojn.
- FINE, KIAN MESAĜON VI TRANSDONUS AL LA ESPERANTISTARO NIALANDA, POR KE ILIA AGADO REZULTU FRUKTODONA POR LA EFEKTIVA KRESKIGO DE ESPERANTO EN LA TUTA MONDO?
Unuavice mi rekomendus al la diversapopolaj esperantistoj, ke ili prioritate agadu plej unuece en sia strebado por la diskonigo de Esperanto. Duavice, ke ili serioze agitadu, tra la tuta lando, evidentigante la avantaĝojn de la Internacia Lingvo, cele engaĝi en ĝin la plej influajn tavolojn de la socio. Se oni sukcesus, ekzemple, ke iu partio politika enkondukus en sian programon la eksplicitan adopton de Esperanto, tio ja estus la unua pozitiva paŝo por la definitiva oficialigo de la Zamenhofa Lingvo.
Intervjuis: VELUS
TARSCHYS. DE KNABAĜA ESPERANTO-SCIO AL EŬROPA POLITIKO
La Konsilio de Eŭropo, organizacio el 32 Eŭropaj landoj, kun centro en Strasburgo, kiu precipe sin okupas pri homaj rajtoj, elektis la 12-an de aprilo nunajara, la 51-jaran Svedon Daniel Tarscys ĝia nova ĝenerala sekretario por kvin jaroj. Tarschys, kiu parolas ses lingvojn, estas konata al la esperantistoj, ĉar kiel parlamentano, li salutis Esperante la Svedan Jubilean Kongreson en 1987. Lian ioman Esperanto-scion klarigas tio, ke li aŭtodidakte lernis ĝin dum infana aĝo, kiel unuan fremdan lingvon, korespondis tutamonde, membris en Sveda Esperanto-Federacio, kaj ĉeestis la 41-an Universalan Esperanto-Kongreson, en Kopenhago, la jaron 1956.
S-ro Daniel Tarschys eventuale ne estus fariĝinta multalingva Eŭropa politikisto, se lian infanaĝan intereson pri la tuta mondo ne estus vekinta Esperanto.
DUA INTERNACIA, KULTURA KAJ TURISMA ESPERANTO-SEMAJNO
Sub la aŭspicio de la «Hispana Muzeo de Esperanto», ĝi okazos, de 15 ĝis 22 de oktobro 1994, ĉe la institucio CENTRO BORJA, en la turisma urbeto S. Cugat del Vallès. Informojn petu a ESPERANTISTA FERVOJISTA ASOCIO, Aptdo 15027, E-08080 BARCELONA
-7-
— imatge 12 —
[BILDO p.12 | 7,1,100,38] Foto el la «Diari de Sabadell»: sep personoj starantaj malantaŭ libro-stando kun Esperanto-libroj kaj globo; antaŭe pendas verda-stela flago kun la surskribo «Associació Cultural Esperantista – Kultura Asocio Esperantista – Katalunujo»; malantaŭe ŝildo «KAE».
REFOJE ESPERANTO-STANDO BRILIS EN TRADICIA FESTO
La 23-an de aprilo nunajara, motive de la tago de «Sankta Georgo», patrono de Katalunujo, la Sekcio de la organizacio KAE, en la urbo Sabadell, prezentis strategie aranĝitan librostandon, plejgrandaparte provizitan per Esperanto-libroj mem verkitaj aŭ tradukitaj de la bedaŭrata esperantologo tiea, s-ano Luiso Mimo´ Espinalt´.
El la loka ĵurnalo «Diari de Sabadell», ni reproduktas tuj supre la de ĝi publikigitan foton, en kiu laŭvice pozas, rigardante ĝin de maldekstre, la lokaj gesamideanoj: A. Mas kun sia edzino; s-anino Mònica Valldosera, tiuurba «Klerecreĝino Esperanto»; s-ano J. Mª Galofré, prezidanto de la «Kultura Asocio Esperantista» = KAE, kaj lia edzino, kune kun ĝiaj estraranoj R. Manau Torres kaj V. H. Llusera.
ADRESOJ RILATAJ AL LA ORGANIZACIO KAE:
Centra sidejo de la «Kultura Asocio Esperantista» = KAE: ĉe Ramon Manau Torres, C/. Montseny, 5, 1º. E-08208 SABADELL.
KAE-prezidanto: s-ano Josep Mª Galofré, C/. Canonge Joncar, nº 122 D., E-08208 SABADELL (Katalunujo).
Redaktisto de la KAE-INFORMILO: s-ano V. Hernández Llusera, Av. Onze de Setembre, 59. E-08208 SABADELL (Katalunujo).
-12-
— imatge 5 —
[BILDO p.5 | 9,2,54,33] Grupa foto de ĉirkaŭ tridek viroj en kostumoj kaj kravatoj, sidantaj kaj starantaj en tri vicoj antaŭ konstruaĵo kun fenestroj; meze antaŭ ili granda ŝildo kun la surskribo «¡VIVU! S.A.T.»; unu el la viroj tenas ĵurnalon.
Ni reproduktas, el la Katalunalingva libro «Sabadell tia, kia ĝi estis, 1930-1939», la supran foton, faritan la jaron 1932, en kiu pozas la en la antaŭa intervjuo menciitaj samideanoj, nome Petro Casanovas Manent, la senharulo situanta meze; malantaŭ li ĝuste troviĝas la intervjuita veterano, s-ro Marko Altarriba Marquès, staranta tuj apude de la korifeo Ramono Arteu, kiu legas ĵurnalon. (Vidu tiun intervjuon en paĝoj n-roj 6 kaj 7).
DENASKA ESPERANTISTO, AŬTORO DE GVIDLIBRO PRI MAROKO
Jam la jaron 1984, dum ekskurso tra tiu nord-Afrika lando, la Kataluno, s-ano Roger Mimó Lladós, estis tiom fascinata de ĝia oazo TINEHIR, ke li forlasis siajn laboron kaj karieron por sin dediĉi traesploradi, per propra aŭto aŭ piede, la plej variajn karakterizaĵojn de tiu nacia teritorio, kiujn li priskribas en sia 124-paĝa libro, ilustrita per fotoj kaj mapoj de li mem faritaj. Tiun lian libron eldonis Kastilialingve, en decembro 1993, la eldonejo SUA EDIZIOK, E-48005 Bilbo (=Bilbao). S-ro Roger Mimó Lladós, naskiĝinta en la sino de konata familio esperantista, el Sabadell, nunatempe kombinas la administradon de malgranda hotelo, instalita en la oazo TINEHIR (Maroko), kun gvidado de turismaj ekskursoj tra la ĉirkaŭaĵoj de la tiuloka montaro.
REFOJE PRI ABONO, REABONO AŬ ABONIGO AL LA «KAE-INFORMILO»
Ĝian 800-pesetan jarkotizon bonvolu per poŝta ĝiro transpagi al: Santiago Torné i Grau, C/. Roca, 22 – 2º – 1ª. E-08208 SABADELL.
-8-
LERNU PER ALIULAJ ERAROJ, KIES FONTON NI REZIGNAS CITI:
«La Konsilio de Eŭropo elektis la 51-jaran svedon Daniel Tarschys sia (ĝia!) nova ĝenerala sekretario». Kio li nun estas? Li ja estas ne «sia», sed «ĝia» ĝenerala sekretario! Fakte, la verbo «estas» faras la objekton kaŝa subjekto.
Geinteresatoj ĝisfunde informi sin pri la ĝusta aplikado de la Esperanta posesivo, bonavole konsultu la en Germanujo eldonitan verkon: «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto», KOMPLEMENTA VOLUMO, aĉetebla ĉe la Libroservo de la Hispana Esperanto-Federacio, Apartado 119. E-47080 VALLADOLID.
«UNUA SEMINARIO: ESPERANTO, KULTURO KAJ SOCIO»
Ĝi okazos, sub la kromtitolo: «Rasismo kaj ksenofobio en la nuna Eŭropo», de 8-a ĝis 11-a de septembro 1994, en la urbeto Paterna (Valencio). Kotizo plus kvartaga loĝado kun plena pensiono kostas entute 17.000 pesetojn. Ĝia konstanta adreso: Unua Seminario. Grupo Esperanto, str. Gran Via Fernando el Católico, 45 – 3ª. E-46008 Valencia (Hispanujo).
ROKENROLMUZIKA ESPERANTO-PERIODAĴO «ROK-GAZET´»
Tre belaspekta 44-paĝa grandaformata revuo, specife temanta pri la moderna muziko ROKO, plaĉe furora inter gejunuloj niatempaj. Tarifo por kvar ĝiaj numeroj kostas 21 IRKP-ojn. Peranto en Hispanujo: s-ro Nikolao Gil, Poŝtfako = Apartado 305. E-24080 León.
LA KAE-METODO POR ESPERANTO-INSTRUADO, DAŬRE VALIDA!
S-roj Damià Sanchez-Bustamante, el Barcelono, kaj Antoni Quintana Moreno, el urbo Badia, oficialaj profesoroj de Angla lingvo, respektive teknika desegnado ĉe la institucio: «Industria Lernejo», en la urbo Sabadell, sukcese atingis superan kvalifikon en sia ekzameno pri la lingvo Esperanto. Al tiuj du novaj samideanoj, diligente ĉeestintaj la vivavoĉajn klasojn de la organizacio «Kultura Asocio Esperantista», oni liveris, la 16-an de junio nunajara, diplomon atestantan la titolon «kapabla esperantisto», subskribitan de ilia kursgvidinto, s-ano R. Manau Torres, kaj de la KAE-ĵuriano, s-ano V. Hernández Llusera.
NEKROLOGO: MORTIS LA IAMA EDZINO DE D-RO IVO LAPENNA
Fine de la nunajara majo, subite forpasis, en Zagrebo, s-anino Emilija Lapenna, elstara esperantistino longatempe aktivinta en la Esperanto-Fako de la tiuurba radiostacio.
-9-
— imatge 6 —
EDZINIĜIS SIN FAMILIANINO DE KONATAJ KAE-GEMEMBROJ
La 18-an de junio okazis nupta ceremonio, per kiu geedziĝis sin s-ro Daniel Cortès kaj Silvia Mimó, kies esperantistaj patro Albert kaj avino Teresa, el la urbo Sabadell, estas filo respektive edzino de la karmemora esperantologo, Luiso Mimó Espinalt. Al la ĵusaj geedzoj, ni deziras daŭran feliĉon.
EBLE IOM FRUE ANONCATA, ĈAR ANKORAŬ NE KONFIRMITA
Kvankam ĝis nun ni, la redakcio de la KAE-INFORMILO, ĉiam prudente kondutis rilate diskonigon de ne konfirmitaj Esperantaj novaĵoj, nunafoje ni faras escepton, ĉar ja la novaĵo, eĉ se ankoraŭ ne oficiale sankciita, jam estis distrumpetata tra du gravaj Barcelonaj ĵurnaloj, nome la Katalunalingva «Avui» (=Hodiaŭ), kaj la Kastilialingva «La Vanguardia» (=La Avangardo), ambaŭ la plejgrandanombre legataj periodaĵoj en Katalunujo. Krome, sama informo estas ankaŭ publikigita en la frontpaĝo de KIO…?, organo de la «Junulara Esperantista Kataluna Asocio», eldonata en la regurbo Barcelono.
Por ĝuste orienti nian legantaron pri la nuna stato de tiu ne ofta, eble unika tutamonde, eventuala inaŭguro de metroa (*) stacidomo laŭ la nomo de Doktoro Zamenhof, ni decidis rakonti iujn demarŝojn tiurilatajn, kun aparta publikigo de ekstraktoj el la menciitaj ĵurnaloj, tradukitaj en Esperanton: En esperantista kunveno, okazinta la 20-an de novembro 1993 en la regurbo Barcelono, kiun kunvenon ĉeestis Katalunaj aktivuloj plus tri eksterregionaj respondeculoj, entute 35 geesperantistoj, estis lanĉata la sugesto formale peti, al la koncernaj aŭtoritatoj, la nomumon de inaŭgurota metroa stacio laŭ la nomo de D-ro Zamenhof, profitante la okazon, ke ĝia kompanio nunamomente plilongigas sian subteran relvojon. Kiel interkonsentite en tiu esperantista kunveno, s-ano Josep Mª Galofré, kiel prezidanto de la «Kultura Asocio Esperantista» = KAE, letere petis tiun nomumon al la Barcelona Urbestraro, kiu esperige respondis al li ankaŭ per letero. Poste, samideano Galofré aranĝis mem belaspektan dosieron, kun kolekto da fotokopiitaj ĵurnaloj kaj presaĵoj, rilataj al Esperanto, kiun oportune oni persone liveris al la respondeca magistratano, s-ro Torras.
Reage al la aluditaj demarŝoj, la ĵurnalo AVUI, de 94-05-07, jam la unua diskonigis, ke: «la magistratano Joan Torras informis hieraŭ pri la oficiala intenco nomi la metroan stacion «Bac de la Roda», de la linio nº 2, laŭ D-ro Zamenhof, honore al la kreinto de Esperanto, kaj atentante la proponon de iniciatinta Asocio». Nu, tiu Asocio, nome estas la KAE. Poste, aperis en «La Vanguardia», de 94-06-12, iom longa artikolo de
(*) Ĉe la tiea Placo Zamenhof
-10-
la prestiĝa ĵurnalisto SEMPRONIO, traktanta saman temon, el kiu ni ekstraktas la jenon: «Certe estas homoj, kiuj limigas siajn revojn de gloro al vido de propra nomo en strato aŭ placo. Mi, se aspirus senmortigi min, strebus al pli alta celo: vidi mian nomon en metroa stacio. Famo garantiata. Miloj da personoj descendas aŭ ascendas ĉiutage en la stacioj «Rocafort», «Urquinaona», «Maragall», «Maria Cristina» ktp. La majorio da ili ne scias, ke tiaj indikiloj eternigas respektive la memoron de militisto, episkopo, poeto aŭ reĝino …. Estas negrave. Kio nepre esenca ja estas tio, ke ili konu tiujn nomojn, kaj multe pli, ke tiu kono utilu al ili. Efektiva populareco; la resto estas bagateloj. Revi nomumon de nomo en metroa stacio, okaze ĝin atingi, estas hazarda frukto. Tion mi opinias leginte, ke en la estonta kaj tiom polemikiga linio nº 2 de la subtera relvojo metroa, kiam konstruita, ĝia halteja kajo en la strato «Bac de la Roda» estos nomata laŭ Doktoro Zamenhof».
Precizige respondante tiun ĉi artikolon, post kelkaj tagoj aperis, en la sama ĵurnalo, jenaj du leteroj: «Doktoro Zamenhof kaj Sabadell». Rilate la artikolon subskribitan de la brila verkisto SEMPRONIO, sub la titolo «Metroa stacio por Doktoro Zamenhof», kaj kun kiu mi identigas min, mi volus konstatigi, ke ankaŭ en Sabadell ekzistas larĝa kaj moderna bulvardo, dediĉita al aŭtoro de Esperanto, arterio kondukanta al Placo Katalunujo, en la moderna urboparto de la t.n. «Eix Macià». Krome, en la sama bulvardo oni starigis, antaŭ kelka tempo, monumenton memore al Doktoro Zamenhof, kiu estis vizitata, en julio de 1993, de Esperanto-adeptoj el multaj landoj, motive de internacia kongreso pri la menciita lingvo». Subskribis: Ramon Serravinyals Mercadé. Jen la alia letero, same aperinta en la ĵurnalo «La Vanguardia»: «SEMPRONIO kaj D-ro Zamenhof». D-ro Zamenhof, sinjoro SEMPRONIO, venis al Barcelono prediki neniun novan fidon, sed li venis prezidi la kvinan kongreson internacian de Esperanto, okazintan la jaron 1909 en Barcelono. La devizo de la Internacia Lingvo, helpa, neŭtrala, nome estas: «Ĉiu kun sia denaska lingvo, sed Esperanto por ĉiuj». La geparolantoj de la Internacia Lingvo restos plene kontentaj, se iu metroa pasaĝero, vidante la stacian indikilon, fariĝos instigata konsulti biografian vortaron, tiel disvastigante siajn lingvajn konojn». Subskribis: Josep Ferrer i Manyà.
TRE OPORTUNA KAE-KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO
Geinteresatoj ĝisfunde lerni la lingvon Esperanto, komforte en sia propra hejmo, ili nun tion facile povas atingi per tiu altanivela Esperanto-kurso. Petu informojn pri ĝi al: KAE-Kurso de Esperanto, C/. Font Nova, 32. E-08202 SABADELL.
-11-
2a època, núm. 8, tardor de 1994

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 8, tardor de 1994.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 56,2,79,24] Emblemo de KAE: flago kun stelo kaj surskribo «kae – Kultura Asocio Esperantista – Associació Cultural Esperantista – Katalunujo», kun radioj malantaŭe.
C/. Montseny, 5, 1-er. ES-08208 SABADELL
***********************
C/. Menéndez Pelayo, 65. ES-08223 TERRASSA
***********************
KAE-INFORMILO
(DL. num. B-42645-92)
Nº 8 – Dua epoko. Oka aperjaro. Monatotria. Aŭtune de 1994.
****************************************************************
PRI LA 53-ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO,
OKAZINTA EN EN MALAGO, DE 16 ĜIS 21 de julio 1994
Nia nunajara kongreso estis malmultanombre ĉeestata. En ĝin enskribis sin nur 110 personoj, el kiuj sole 70 prenis parton en la Kongreso. Bonega Kongresejo. Senriproĉe pretigita Kongreso, kvankam tuj oni devas aldoni, ke ĝi estis tute malsame organizata al aliaj Kongresoj nialandaj. Finiĝis la eksteraj aranĝoj aŭ ornamaĵoj. Kongreso sen ceremonioj. Nenia aŭtoritato ĉeestis ĝiajn inaŭguron kaj fermon. Ne plu troviĝis en ĝi iuj luksaĵoj, kiel grandaj murafiŝoj, kongresaj poŝtkartoj aŭ oficiala Esperanto-poŝtstampado, jam tradiciaj en la Movado. La Kongreslibro, tre utila kaj malmultakosta, ĉar konsistanta el lerte ordigitaj fotokopioj, detale anoncis la diversajn kongreserojn, por kiuj cetere oni ne petis oficialajn subvenciojn. Fine ni diru, ke ĝi estis tute alia formo de Kongresorganizo. Ĉu tiel sekvinda estontece? La ĝenerala opinio de la gekongresanoj estis la jena: simpla organizado, sed ja tre efika, kvankam oni nepre devas aldoni, ke la Kongresejo ege ebligis la relativan sukceson de tiu nia tutalanda solenaĵo Esperanta.
Malgraŭ la bedaŭrinde malmulta ĉeestantaro, ĉiam oni disponis du salonojn, en kiuj estis debatataj la anoncitaj labortemoj, nome: «Esperanto en la politiko kaj la politiko en Esperanto» (Serrano); «La Interna Ideo kaj la Homaranismo» (Moya); «La fantasta lingvo» (Adúriz); «Esperanto kaj la laborista movado» (Serrano); «Instruado temanta pri la kursoj per korespondado kaj TV» (Alonso); kaj «Internacia, komerca kaj ekonomia fakgrupo» (Martin). La anoncita ERA-KODO, de la Radikala Partio (Italujo), ne estis pritraktata.
-1-
— imatge 2 —
La HEF-kunvenon oni dividis en tri partojn. Estis diskutataj kaj proponataj multaj projektoj, kiel kutime en ĉiuj kongresoj, el kio verŝajne aperos novaj kursoj korespondaj. Sed la granda debato okazis, kiam s-ro Alonso, la HEF-prezidanto, proponis enmeti en «Boletín»-on kvar paĝojn samtekstajn, sed tradukitajn en la lingvojn Kastilia, Eŭska, Galega kaj Kataluna. La subskribinto estis la unua, kiu kontraŭdiris tiun projekton, kies efektivigon oni rezignis post longa debato, sekvata de opozicia voĉdonado. Pri la ekonomia situacio, cetere jam anoncita en «Boletín», prezentiĝis nenia obĵetado, kaj tial ĝi estis tuj aprobata. Ekde nun la oficiala loĝloko de HEF estas la sekvanta: strato Rodríguez San Pedro, nº 13 – 3º – P – 7. ES-28015 MADRID. La adreso de ĝia prezidanto estas privata. La HEF-kotizoj por la jaro 1995 ne plialtiĝos. S-ano Juan Antonio Cabezas Martínez, el Murcio, estis nomumata direktoro de la «Fondaĵo Esperanto».
La tradician «Premion Klara Silbernik», konsistantan el honora medalo kaj atesta dokumento tiurilataj, oni liveris nunajare, kadre de tiu kongreso, al s-rino Pilar Gayarre, edzino de nia diligenta samideano A. Marco Botella, redaktisto de la HEF-organo «Boletín». La sud-Hispana kantisto «Solo», kun grupeto da folkloraj gedancistoj el Malago, agrable distris la ĉeestantojn. Niaj Asturaj kolegoj esploros la eblecon okazigi la HEF-kongreson, venontajare, en tiu bela regiono Hispana. En 1996 kaj 1997 probable la tutalandaj kongresoj okazos en Murcio kaj Santandero.
Resume: ĝi estis aliatipa kongreso, en kiu oni multe laboris por Esperanto. Estis speciale rimarkigindaj la efika laboro de la precipa organizanto, s-ano Andrés Martín kaj lia skipo, kiu sen ornamaĵoj kaj ceremonioj sukcesis prezenti valoran Esperanto-kongreson. Estis organizataj ekskursoj al Mijas, Marbella kaj Puerto Banús; la sekvantan tagon oni vizitis la urbon Malago, inklude ĝian magistratejon, kie la kongresanoj estis akceptataj de simpla funkciulo. Inter la diversaj kongressalutoj ricevitaj en Malago, troviĝis tiu de la Kataluna Esperanto-Asocio. Krome, enskribis sin kaj sendis delegiton en tiun kongreson, la jenajn kvin Esperanto-Centrojn: «Hispana Esperanta Fervojista Asocio», el Barcelono; la Katalunaregiona organizacio «Kultura Asocio Esperantista» = KAE, el Sabadell; la «Societo Esperantista de Tenerifo», el Kanariaj Insuloj; la Grupo de Esperanto «Jozefo Anglès», el Sant Cugat del Vallès, kaj la «Astura Esperanto-Asocio», el Gijón, en kiu lasta urbo oni probable kongresos la venontan jaron 1995. Do, ĉiu preparu sin jam nun, por tie ĉeesti la 54-an Kunvenon de la Hispanaj Esperantistoj!
Luís Serrano Pérez
REPOJE PRI ABONO, REABONO AŬ ABONIGO AL LA «KAE-INFORMILO»
Ĝian 800-pesetan jarkotizon bonvolu per poŝta ĝiro transpagi al: Santiago Torné i Grau, C/. Roca, 22 – 3º –1ª. ES-08208 SABADELL.
-2-
79ª UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO, EN KOREUJO
Je la tria fojo en la historio de la UK de Esperanto, Azio estis la kontinento, kiu nunajare kolektis la tutamondajn esperantistojn por labori, distri kaj amuzi sin kadre de la 600-a jarjubileo de Seulo kiel regurbo de Koreujo. Kiel kongrescentro funkciis la luksaj salonoj de hotelo «Sheraton», kio permesis al ni la partoprenon de ĉiuj programeroj tiuloke, tiel evitante, ke la varmeco kaj humideco ekzistantaj en la urbo ne ĝenis nin. Dimanĉe, 24-an de julio, okazis la solena inaŭguro de la Kongreso, en la halo Zamenhof, kun ĉeesto de 1.800 gepartoprenantoj, plejgrandaparte Azianoj. La Prezidanto de la Korea Ruĝa Kruco kaj eksministro ĉefo de Koreujo, d-ro KANG Younghun, Prezidanto de la Honora Komitato, reliefigis la grandanombran partoprenon, malgraŭ la tikla nuklea situacio ekzistanta en la Koreuja duoninsulo. En tiu ceremonio salutis la reprezentantoj de la Landaj Asocioj, inter ili tiu de HEF, pere de ĝia delegito, s-ro Luiso Hernández, kiu, kiel UEA-komitatano por Hispanujo, havis la honoron ĉeesti la bankedon laŭ okcidenta maniero, per kiu la urbestro de Seulo regalis la estraron de UEA kaj aliajn gravulojn.
La nunajara kongrestemo, nome estis «Azio en la mondo», kunordigate de Prof. Dasgupto, el Hindujo. Pluraj kunsidoj pri diversaj aspektoj de tiu temo okazis dum la kongressemajno, kun prelegoj de IKU, kies rektoro estis d-ro SO Gilsu, rekte rilatis al la kongresa temo. Dum la semajno regule kunsidis la komitato de UEA, kune kun la landaj reprezentantoj, inter ili la subskribinto nome de HEF, el kio rezultis, ke oni akceptis s-ron Markon Fettes kiel novan ĝeneralan sekretarion; la Ĉeĥan regurbon Prago kiel kongresurbon por 1996, kaj la Aŭstralian Adelaida por 1997. Ankaŭ mi prenis parton en pluraj kunsidoj, kaj en tiu pri «landa kaj regiona agado», informante pri la atingo, por HEF, de la titolo de Asocio pri Publika Utileco. Danke al vidbendo titolita «La spuroj de mia avo», de Roman Dobrzynski, kie rolas d-ro Zaleski Zamenhof, nepo de la kreinto de Esperanto, mi povis koni lokojn ligitajn al la familio Zamenhof.
Interesaj el vidpunkto de ordinara kongresano, nome estis la ebleco interkomuniki sin, per la Internacia Lingvo Esperanto, kun personoj el la plej diversaj landoj, speciale kun tiuj, kiuj malofte prenas parton en UK. Ankaŭ la bankedo kaj balo estis bona okazo kontakti kun malnovaj kaj novaj amikoj en tre agrabla etoso. De kelkaj jaroj estas tradicie aŭkcii kelkajn librojn kaj aliajn objektojn, cele atingi monon por iu difinita destino. La nunajara aŭkcio estis gvidata de la UEA-prezidanto, profesoro Wells, helpate de Japana esperantisto, sed miaopinie ĝi ne estis tiom vigla kaj interesa kiom la pasintaj. Eble mankis por tio kuraĝaj personoj inter la publiko. Diversaj fakaj kunsidoj
-3-
— imatge 3 —
okazis, inter ili mi menciu tiujn pri juristoj, medicinistoj, fervojistoj, kristanoj ktp., estante tiu de Oomoto, pro ĝia belega programo, la plejgrandanombre ĉeestata. La kongresanaro ĝuis, la 29-an matene, buntan, riĉan kaj belan Korean Nacian Spektaklon, kiu estis unu el la plej interesaj programeroj. La spektaklo, okazinta en la granda halo Zamenhof matene, kaj ne vespere kiel kutime, subtenate de la Koreaj turisma korporacio kaj nacia tradicimuzika instituto, prezentis al ni kortegajn dancojn kaj folkloran muzikon, kiuj impresis nin pro la beleco de la kostumkoloroj kaj malnovaj instrumentoj. La solena fermo, okazinta sabate la 30-an, ankaŭ en la Zamenhof-halo, metis oran broĉon al la Kongreso. Post kortuŝaj vortoj de la UEA-prezidanto, prof. Wells, la prezidanto de la OK en Seulo transdonis la flagon al la vicprezidantino de la venontajara UK, kiu sinjorino invitis nin iri al Tampereo, por tie ĝui amikan kaj unikan etoson en la «Lando de la mil lagoj». Tiel finiĝis tiu ĉi Kongreso, en kiu ni sentis ĉiumomente la bonakorecon, simpation kaj afablecon de la Korea samideanaro.
Luiso Hernández García
KAOSA DIFINADO DE GENTOJ, CIVITANOJ KAJ LANDANOJ
Bernard Golden
En 1991 estis publikigita la tria proveldono de parto de nova unulingva vortaro titolita «Interetna Vortaro de Ordinara Esperanto» (IVOE). Kompilis ĝin interetna teamo sub la gvidado de Lorens´ Mi (=Lawrence Mee), kaj aŭspicias ĝin Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Sur 33 paĝoj estas registritaj vortoj kaj propraj nomoj komenciĝantaj per la literoj A kaj B.
Pro la uzo de la adjektivo «etna» en la titolo de la verko, oni povas supozi, ke nomoj de popoloj ricevas ĝustajn kaj objektivajn difinojn; tamen, ekzameno de la nomoj en tiu ĉi parto de la vortaro montras nekonsekvencan difinadon. La sekvaj ekzemploj ilustros tion.
«Anglo» estas «ano de ĉefgento loĝanta en Anglujo», kaj «brito» estas «civitano de la Ŝtato Britio». Ĝis nun ĉio estas en ordo, sed ĉe la kapvorto «belgo» la difino tekstas «ano de la ĉefgento loĝanta en Belgio». Tute ne! Nuntempe ne ekzistas belga gento. Antaŭ du jarmiloj okupis partojn de Belgio kaj la norda Francio kelta popolo konata al historiistoj kiel belgoj. Rezulte de la romia konkero de tiuj regionoj kaj postaj invadoj de ĝermanaj popoloj, la keltaj belgoj malaperis pro procezo de biologia kaj kultura asimilado. Hodiaŭ la du plej gravaj gentoj loĝantaj en Belgio estas la france parolantaj
-4-
valonoj kaj la nederlande parolantaj flandroj. Sekvas, ke la sola ĝusta difino de «belgo» nuntempe estas «civitano de la Ŝtato Belgio».
Troviĝas en IVOE du nomoj de popoloj, kiuj nekontesteble estas gentnomoj, sed pro iu nekomprenebla kialo, Mee kaj lia interetna teamo rifuzas agnoski tion. La difino de «bulgaro» estas «civitano de la Ŝtato Bulgario», kaj pri «albano» IVOE informas, ke li estas nek gentano nek civitano sed nur «landano de tiu Ŝtato, je la okcidenta flanko de la balkana duoninsulo, kiu havas la nomon Albanio».
En sia antaŭparolo, kompilinto Mee informas, ke IVOE baziĝas sur la enhavo de «Plena Vortaro kaj Suplemento» (PVS, – 1934, 1953), en kiuj ne estas registritaj propraj nomoj de landoj kaj nomoj de enloĝantoj. Kial Mee ne utiligis la pli ĝisdatajn «Plena Ilustrita Vortaro kaj Suplemento» (PIVS, – 1970, 1987), estas granda enigmo. Se oni komparas difinojn de la ĉi-supraj nomoj en PIV, oni akiras pli senchavan klarigon pri la rilatoj inter landoj kaj popoloj loĝantaj en ili. Laŭ PIV angloj, albanoj kaj bulgaroj estas anoj de la ĉefgento de la landoj Anglio, Albanio kaj Bulgario respektive, kaj britoj estas civitanoj de Britio. Ĉe la kapvorto «belgo» en PIV estas pli kompleta difino ol tiu en IVOE: 1. ano de kelta popolo; 2. ano de Belgio. Poste estas resendo al la kapvortoj «flandro» kaj «valono», la du gentoj en la nuntempa Belgio. Sed ankaŭ PIV ne estas senpeka. «Flandro» estas difinita kiel «ano de la ĉefgento loĝanta en Belgujo» sed la difino de «valono» similas al tiu de «albano» en IVOE: «loĝanto de Valonujo»; tiu ĉi landnomo estas difinita kiel «franclingva parto de Belgujo». Tute mankas klarigo, ke valonoj formas genton kaj estas civitanoj de Belgio.
Oni povas nur imagi, kiom da misoj kaj mankoj enestas en la ceteraj partoj de IVOE. Ekzemple, mi tre scivolas, kiel estas difinitaj «Koreo» kaj «Ukrajno». Ĉu Mee kaj lia interetna teamo difinas ilin kiel landnomojn, kies loĝantoj estas koreanoj kaj ukrajnanoj, kiel insistas d-ro André Albault, la prezidanto de la Akademio de Esperanto, aŭ ĉu ili estas gentoj loĝantaj en Koreio kaj Ukrajnio respektive?
Ĉiuokaze, pro la menciitaj fuŝaj difinoj ĉi-supre cititaj, kaj pro aliaj trajtoj de dilentanteca leksikografio, IVOE bezonas profundan kaj drastan revizion, antaŭ ol estos publikigita la definitiva eldono.
***
Bernard Golden, Damjanich u. 1/C. I. B. HU-8200 Veszprém (Hungarujo).
KAE REE DANKE KVITANCAS LIAN BONAVOLAN MONDONACON AL: Vincento Caudet, el Francujo, sendinta 100 francajn frankojn.
-5-
— imatge 4 —
2-a INTERNACIA KULTURA KAJ TURISMA SEMAJNO
sub aŭspicio de Hispana Esperanto-Muzeo
[BILDO p.4 | 7,3,30,41] Emblemo de la semajno: desegnaĵo de la monaĥejo kaj sonorilturo de Sant Cugat en kadro, kun granda surskribo «SANT CUGAT DEL VALLES», verda stelo kun litero «E» kaj la datoj «15 – 22 okt. 1994».
Kiel anoncite, en la institucio «Centro Borĵa» de la urbo Sant Cugat del Vallès (Barcelono), la 16-an de oktobro, dimanĉe je la dekunua horo, estis inaŭgurata la «2ª Internacia Turisma kaj Kultura Esperanto-Semajno», kiun proksimume partumis 40 gesamideanoj en- kaj eksterlandaj.
Ĉe ĝia malfermo, unuavice parolis s-ano Luis Mª hernández Izal, direktoro de la «Hispana Muzeo de Esperanto», pri la signifo de tiu «Internacia Kultura kaj Turisma Esperanto-Semajno», kaj tuj sekve la urbokonsilanto, pri Kulturo de Sant Cugat del Vallès, s-ro Jordi Franquesa, post mallonga parolado, oficiale ĝin inaŭguris.
Ĝia precipa aranĝo estis tiu de la Esperanto-kurso, gvidata de la Itala s-anino Carla de Lorenzi. Ĝi daŭris la tutan semajnon, sed funkciis nur dum la tempospaco ne okupata de aliaj programeroj.
Rilate la distraĵojn, tiu plej elstara nome estis la modela kantado de la t.n. Kubo-devenaj kanzonoj «Habaneras», fare de la «Grupo Timoners d´ Egara», okazinta post la dimanĉa vespermanĝo. Ili kantis, en Kataluna kaj Kastilia lingvoj, diversajn pecojn, kaj, speciale en Esperanto, la melodion «En Kubo, la bela insulo». En la intertempo, la loka s-ano Josep Castañé deklamis propran poeziaĵon pri fiŝokaptistoj.
Turismacele okazis tri aŭtoĉaraj ekskursoj. Lunde posttagmeze al la t.n. «Hispana Vilaĝo», en la monto «Montjuic», sekvata de vizito al la Olimpikaj haveno respektive vilao, ĉiuj en la regurbo Barcelono. Merkrede, la ekskurso estis tutataga, unue vizitante la urbon Sitges, kaj poste la entreprenon «Codorniu», produktanta ŝaŭman vinon en la urbo Sant Sadurní d´Anoia. Ĝiaj subteraj keloj kaj la sekcio de aŭtomata enboteligo estas vere imponaj. Ni trairis tiujn vastajn kelojn subterajn en elektra vagonareto, kaj tuj sekve oni regalis nin per apetitiga lunĉo. Piknika tagmanĝado okazis en proksima restoracio, post kio
-6-
ni direktis nin al la urbo Taragono, kie ni admiris ĝiajn vidindaĵojn. La tria ekskurso estis duontaga , dum kiu ni vizitis la bele kulturitan ĝardenon «El Pedregal», en la urbeto Bellaterra, kaj la «Muzeon de Scienco kaj Tekniko», en la urbo Terrassa, de kie la aŭtoĉaro translokis nin ĝis la urbo Sabadell, por viziti la tiean Monumenton al D-ro Zamenhof. Ĉe tiu Monumento, ricevis nin la KAE-prezidanto, s-ano Josep Mª Galofré Domingo kun grupo da estraranoj kaj geesperantistoj lokaj.
Tiuj plej nombraj aktivaĵoj nome fariĝis la diversaj prelegoj, kies protagonistoj laŭvice estis: s-ano Giordano Moya, kiu paroladis sub la temo «Aktualeco de la Esperantismo», trafe emfazante, ke precize en la nuna tempo la Esperantismo devas roli kiel la precipa faktoro por unuigi la homaron. S-ano Narcís Fluvià traktis la temon koncernan al «La historio de la Kataluna Esperanto-Gazetaro». Li rimarkigis la multegajn Esperanto-publikigaĵojn aperintajn ekde 1909, la jaro en kiu okazis, en la Kataluna regurbo Barcelono, la «5ª Universala Kongreso de Esperanto», ĝis la jaro 1936, kiam eksplodis nia enlanda intercivitana milito. S-ano Luis Serrano paroladis pri la familio. Li reliefigis ĝian grandegan rolon kiel esencan parton de la socio. S-ano Joan Solé rakontis pri la enigma kongreso, kiu ne estis alia ol la menciita «5ª Universala Kongreso de Esperanto», kiu havis lokon en Barcelono, kun ĉeesto de D-ro Zamenhof, kies precipa parolado restas nebula. Tiu kongreso okazis tuj post la t. n. «Tragika Semajno». S-ano José Manuel Conde prelegis pri la «Historio de la Galega lingvo». Li asertis, ke tiu lingvo ne estas dialekto de la Kastilia, sed propra lingvo kun aparta origino kaj evoluo. S-ano Salvador Aragay priparolis la alfabeton de Esperanto, kaj speciale ĝiajn ĉapelitajn literojn; la alfabeto de Esperanto, li diris, apartenas al la Fundamento, kaj tial ĝi restu senŝanĝa. Feliĉe, nunatempe ĝi estas facile adaptebla al la modernaj komputiloj. Kaj fine, s-ano Ricard S. Güell prelegis rilate al la «Teatra Arto». Li rememorigis gravajn aktivaĵojn tiufakajn, speciale iujn de la iama Esperanto-societo «Manteksistoj», aparte de aliaj de li mem travivitaj kaj kiel aŭtoro kaj kiel rolanto de teatraĵoj en Esperanto.
Sabate je la dekdua horo, s-ano Luis Mª Hernández Izal fermis la Esperanto-Semajnon, post kora gratulo al prof-ino Carla de Lorenzi, ĉar ŝi estis la plej grava kontribuantino al la sukceso de tiu Esperanto-Semajno. Fine, s-ano Luis Mª Hernández Izal anoncis, ke venontajare ankaŭ estos enprogramitaj turismaj tagoj en la organizota «3ª Esperanto-Semajno», kies sidejon oni tre probable translokos en iun hotelon de la Mediteranea marbordo, en bela turisma urbo.
Raportis Giordano Moya
-7-
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 7,2,34,36] Foto de D-ro L. L. Zamenhof, kun okulvitroj kaj barbo, la mano ĉe la vango. Sub ĝi: «Dro. L. L. ZAMENHOF – AŬTORO de ESPERANTO – Naskiĝis, 15 – 12 – 1859 – Mortis, 14 – 4 – 1917», verda stelo, kaj «Fotografaĵo de la Majstro okaze de la V.ª Universala Kongreso okazinta en Barcelono dum la jaro 1909.»
LA ZAMENHOFA TAGO 1994
Organizite de la Hispana Esperanta Fervojista Asocio, en kunlaboro kun la majorio de Esperanto-kluboj de nia provinco, okazos, en Barcelono, la jam tradicia Zamenhofa Festo 1994, en memoro al la 135-jara datreveno de lia naskiĝo. Tiu Festo komenciĝos sabate matene, la 17-an de decembro, je la 9-a horo kaj duono, per rendevuo de la geesperantistoj en la loka metroa stacio CLOT-RENFE. Tuj poste, laŭ oportuna itinero, oni aŭtoĉare vizitos, en la regurbo Barcelono, kelkajn el ĝiaj plej elstaraj vidindaĵoj, inter aliaj, la renoman pikturan kolekton «Thyssen», la Monaĥejon «Pedralbes» ktp. Dum la aŭtoĉara promenado, kiu povas daŭri proksimume kvar horojn, la esperantista karavano haltos ĉe la loka Placo Zamenhof, sub kies nomtabulon oni deponos florbukedon, kiel omaĝon kaj pruvon de fideleco al la altruisma kaj homama personeco de la aŭtoro de Esperanto.
Post tiu solena omaĝo al D-ro Zamenhof, kaj jam finiĝinta la turisma vizito tra Barcelono, tuj sekvos frateca tagmanĝo esperantista en adekvata salono de la populara Kafejo-Restoracio «El Picadero», situanta tre proksime de Placo Katalunujo, en Barcelono.
Je la fino de la tagmanĝo okazos, sub la temo «Esperanto kaj la Familio», interesa debato kun opinioj, sugestoj kaj diskutado tiurilataj. Rolos kiel moderiganto la KAE-ano Luís Serrano Pérez, kiu mem aranĝis presitan enketilon distribuotan al la gepartoprenantoj, por ke laŭeble ili manskribe respondu ĉiujn ĝiajn demandojn.
La entuta prezo de tiu ĉi esperantista evento, inkludinte la aŭtoĉaran ekskurson kaj restoracian menuon, proksimume kostos la monsumon de 2.300 pesetoj po persono. Geinteresatoj ĉeesti tiun solenaĵon esperantistan, telefone kontaktu kun s-ano Martí Guerrero i Cots tra lia numero (93) 261 07 71, aŭ skribe turnu sin al la Hispana Esperanta Fervojista Asocio, Poŝtfako = Apartado 15027, ES-08080 Barcelono (Katalunujo), cele antaŭmendi, tiom frue kiom eble, tiel faciligante la organizan taskon, la respektivajn rezervojn de loko por la aŭtoĉaro kaj por la tagmanĝo.
Do, ĉiuj senekskuze ĉeestu tiun Zamenhofan Feston, tiel kontribuante teni plu flamanta la torĉon de la Esperantismo!.
-12-
— imatge 5 —
INFORMOJ PRI IUJ EAPERANTO-REVUOJ, KUN ADRESOJ DE ILIAJ PERANTOJ:
Abono al la monatotria KAE-INFORMILO kostas nur 800 pesetojn jare. Ĝi estas, krom laŭ-Fundamente redaktata, eksklude Esperantisma periodaĵo, kies abonprezo, ni ripetas, restas plu modera, nome ĝi kostas nur 800 pesetojn jare. Por novaj abonoj, reabonoj aŭ abonigoj, oni simple transpagu tiun etan monsumon, nepre per poŝta ĝiro, kun la koncerna nomo kaj adresindiko, al sinjoro: Santiago Torné Grau, C/. Roca, 22 – 3º – 1ª. ES-08208 SABADELL.
HEF-kotizo, kun ĝia organo «BOLETIN», kostas: 3.000 pesetojn. Nur por senlaboruloj, emeritoj kaj junuloj » 2.250 » Adreso de la HEF-kasisto: s-ano José Mª Bernabeu Franco, str. General Primo de Rivera, 6. ES-03360 Callosa de Segura (Alicante). Monsumojn bonavole transpagu al la HEF-poŝtkonto nº 14.011.966.
Abono al la gazeto HEROLDO DE ESPERANTO, kostas: 2.990 pesetojn. KEK-kotizo, kun ĝia organo INTERNACIISTO, » 1.500 » La respektivajn pagojn adresu al ilia peranto en Hispanujo. s-ano Luís Serrano Pérez, C/. Font Nova, 32. ES-08202 SABADELL.
SAT-kotizon, kun ĝiaj laboristaj periodaĵoj, nome SENNACIULO kaj SENNACIECA REVUO, kaj aparte la en Hispanujo eldonatan KAJEROJ EL LA SUDO, peras s-ano Nicolas Gil Carballo, Apartado de Correos nº 305. ES-24080 LEON (Hispanujo).
UEA-kotizon, kun ĝiaj periodaĵoj, nome ESPERANTO plus la gejunula KONTAKTO, kaj aparte la semajnoduan EVENTOJ, peras s-ano: Juan Azcuénaga Vierna, C/. Gral. Dávila, 127, portal 7, 2 izq. ES-39007 SANTANDER (Hispanujo). Poŝtkonto nº 3548531.
«Eŭska Kverko» tia estas la titolo de monatotria, sociokultura revuo pri Eŭskujo. Geinteresatoj petu senpagan provonumeron al: Grupo Esperantista, Barrencalle Barrena, 7 – 1º, ES-45005 BILBAO.
«La Skolta Mondo», organon de la «Skolta Esperanto-Ligo», peras: s-ro Luis Gilpérez Fraile, Apartado Postal 7131, ES-41080 SEVILLA.
Rokenrolmuzikan Esperanto-periodaĵon «Rok-Gazet», peras s-ano: Nicolas Gil Carballo, Apartado de Correos 305. ES-24080 LEON.
Abonon al la kultura Esperanto-periodaĵo «La Gazeto» peras s-ano L,Mª Hernández Izal, Apartado 83, ES-08720 VILAFRANCA DEL PENEDES.
Libroservo de la Hispana Esperanto-Federacio. Ĝia adreso nome estas: Poŝtfako = Apartado de Correos 119. ES-47080 VALLADOLID.
-8-
— imatge 5 —
GRAVA KULTURPREMIO AL LA GAZETO «HEROLDO DE ESPERANTO»
La Germana Fondaĵo «Fame» asignis al «Heroldo de Esperanto» kaj al la verkistino Spomenca Ŝtimec la kulturpremion 1994 – (po 5 mil markoj), pro ilia kontribuo al la disvastigo de kulturaj verkoj kaj subteno de internacia kompreniĝo. La monda sendependa gazeto H de E (16 numerojn jare), fondita en Kolonjo en 1920 de Teo Jung kaj honorofice redaktata, de 1961, de Ada Fighiera-Sikorska, ĝis nun aperis preskaŭ je 1.900 fojoj en pli ol ses milionoj da ekzempleroj, entute ĝi estas dissendata al ĉirkaŭ 70 landoj; multaj legantoj en ne evoluintaj landoj ricevas ĝin senpage. En sia 73-jara vivo, «Heroldo» eldonis ĉirkaŭ 100 Esperanto-librojn, kun entute pli ol 20.000 paĝoj. Famaj fariĝis ĝiaj modernaj lernolibroj, plurafoje reeldonitaj, en: Esperanto, Angla, Hispana, Franca kaj Itala lingvoj. Krome, Germanalingva lernolibro estas en preparo. Antaŭ la milito, «Heroldo de Esperanto» estis malpermesata de la Gestapo, kaj Teo Jung rifuĝis en Nederlando. En la postmilitaj jaroj la gazeto intersekve aperadis en Scheweninghen (Nederlando), Bruselo (Belgujo), Madrido (Hispanujo) kaj, nunatempe, en Torino (Italujo).
ATRIBUO DE LA ESPERANTA «OSIEK-PREMIO 1994»
Nunajare estis proponataj 7 libroj premiindaj al la ĝenerala asembleo de OSIEK. Vendrede, la 22-an de julio 1994, dum la Internacia Esperanto-Konferenco en Homburgo (Germanujo), la OSIEK-premio estis atribuata, per nura sekreta voĉdonado, al la Germano rezidanta en Kanado, s-ano Rüdiger Eichholz, pro lia verko: ESPERANTA BILDVORTARO, eldonita en 1988. (Tiu premio, kun la monsumo de 300 ekuoj, estas laŭstatuta rekompenco al verko ne beletra).
LA ORGANIZACIO KAE, ENREGISTRITA EN LA UEA-JARLIBRO
Ekde la nuna jaro 1994, la adreso de la Katalunaregiona «Kultura Asocio Esperantista», kune kun ĝia organo «KAE-INFORMILO», troviĝas, krom en la adresaro de la «Sennacieca Asocio Tutmonda» = SAT, tie jam de 1987, ankaŭ en la nunajara jarlibro de la «Universala Esperanto-Asocio» = UEA, la plej grava organizacio de nia Movado, kun ĉirkaŭ 2.220 konsulteblaj delegitoj en 86 landoj.
JEN ATENTIGO TRE INTERESA POR ĈIUJ GEESPERANTISTOJ:
Ni speciale konsilas al vi, kara legant(in)o, atentan rigardadon de paĝoj 11 kaj 12, en kiuj oni respektive vin invitas kaj al «bonasorta» partopreno, kaj al alloga Zamenhofa Festo.
-9-
— imatge 6 —
VIVAVOĈAJ KAJ KORESPONDAJ KLASOJ DE ESPERANTO-KURSO
Ili komenciĝis marde, la 18-an de la nunajara oktobro. Ambaŭ kursojn gvidas s-ano Luís Serrano, lastamomente anstataŭinta sian amikon Ramon Manau, en la vivavoĉa klaso, pro lia subita malsaniĝo, feliĉe jam plene pliboniĝanta. Post la koncerna ekzameno, la sukcesintaj gelernantoj ricevos, kiel kutime, belan diplomon kun la titolo: «Kapabla esperantist(in)o», subskribitan de Katalunaregiona ĵurio de la organizacio «Kultura Asocio Esperantista» = KAE. Kastilialingvaj geinteresatoj el la tuta Hispanujo, dezirantaj komforte lerni perfektan Esperanton en sia propra hejmo, tuj skribu informpete al : KAE-KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO, C/. Font Nova, 32. ES-08202 SABADELL (Barcelono).
ESPERANTISTA MAJORIO EN LA ESTRARO DE NOVA KULTURCENTRO
Ekde la 20-a de septembro 1994 estas fondita, en la urbo Sabadell, la «Asocio de Amikoj de la UNESKO», danke al la klopodoj de la KAE-prezidanto Josep Mª Galofré, kiu fariĝis prezidanto de tiu Asocio. Inter la gemembroj de ĝia estraro troviĝas la KAE-anoj, s-anino Montserrat Figueras, iama «Klerecreĝino Esperanto», kiel sekretariino; s-ano Ramon Carceller, kiel vicprezidanto; s-ano Santiago Torné, kiel kasisto; kaj s-ano Ivan Galofré, kiel voĉdonanto. Ĝia poŝta adreso, nome estas: » Associació d´Amics de la UNESCO». Poŝtfako=Apartat 75, ES-08200 SABADELL (Katalunujo).
CENTJARA JUBILEO DE FAMILIANINO DE KAE-GEESPERANTISTOJ
Efektive, atingis ŝian 100-jaran aĝon, jam la 10-an de julio 1994, s-rino Eulàlia Castellet Rusell, kies esperantistaj filino Teresa, kaj nepoj Albert kaj Roger, estas vidvino respektive filoj de nia karamemora esperantologo L. Mimó Espinalt.
ADRESOJ RILATAJ AL RESPONDECULOJ DE LA ORGANIZACIO KAE:
Centra sidejo de la «Kultura Asocio Esperantista» = KAE: ĉe Ramon Manau Torres, C/. Montseny, 5, 1º. ES-08208 SABADELL.
KAE-prezidanto: s-ano Josep Mª Galofré, C/. Canonge Joncar, nº 122 D., ES-08208 SABADELL (Katalunujo).
Redaktisto de la KAE-INFORMILO: s-ano V. Hernàndez Llusera, Av. Onze de Setembre, 59., ES-08208 SABADELL (Katalunujo).
Abono al la KAE-INFORMILO kostas nur 800 pesetojn jare. Pagojn, prefere per poŝtgiro, sendu al s-ano Santiago Torné i Grau. C/. Roca, 22 – 3º – 1ª., ES-08208 SABADELL (Katalunujo).
-10-
— imatge 6 —
PROMESPLENA OFERTO DE LA KAE-DELEGACIO DE SABADELL
Kun la kutima optimismo, ankaŭ nunajare ĝi aspiras atingi. per la laŭdire bonaŝanca nº 29136, iun el la precipaj premioj de la Kristnaska Loterio, okazonta la 22-an de decembro 1994. Tiun numeron oni jam disvendas po entute 300 pesetoj por bileto, en kiu monsumo estas inkludite 20-procenta donaco, destinota por la diskonigo de la Zamenhofa Lingvo. De enlandaj Esperanto-kluboj, eventuale interesataj preni parton en tiu esperiga loterio-numero, la loka KAE-Delegacio volonte akceptos minimuman mendon de 10 biletoj (), kies totalan monsumon, t.e., 3.000 pesetojn, bonavole mendu kaj samatempe antaŭpagu, laŭeble per poŝta ĝiro, al la KAE-prezidanto, s-ano Josep Mª Galofré Domingo, C/. Canonge Joncar, 122 D. ES-08208 SABADELL. () La biletojn, kiuj pro oportuneco estas Katalunalingve presitaj, oni sendos per registrita poŝto.
LERNU PER ALIULAJ ERAROJ, KIES FONTON NI REZIGNAS CITI
«… kaj pro siaj (ŝiaj!) servoj ŝi estis proklamata Honora Membrino …» Jen la supozeble ĝusta analizo de tiu tuj supra frazo: Oni proklamis ŝin Honora Membrino ne pro siaj (de la proklamantoj) servoj, sed pro ŝiaj (de tiu sinjorino) servoj. Geinteresatoj ĝisfunde informi sin pri la ĝusta aplikado de la Esperanta posesivo, bonavole konsultu la en Germanujo eldonitan verkon: «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto», KOMPLEMENTA VOLUMO, aĉetebla ĉe Libroservo de la «Hispana Esperanto-Federacio», Apartado 119, ES-47080 VALLADOLID.
TRE OPORTUNA KAE-KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO
Tiu ĉi 16-leciona kurso, kun riĉa ekzercaro plus dudirekta vortareto Esperanta-Kastilialingva, kostas entute 3.500 pesetojn, en kiu prezo estas inkludite, krom monatotria ricevado de la KAE-INFORMILO, enhavanta taŭgan tekston por praktikado de la lingvo, ankaŭ speciala kasedo, kun modela Esperantalingva prononcado fare de la tre kompetenta esperantisto Aŭstralia, s-ano Milan Sudec. Ĉiuj mendoj, faritaj de gesimpatiantoj dezirantaj enskribi sin en tiun kurson, estos traktataj nur post ilia koncerna antaŭpago, kiun oni bonavole efektivigu, nepre per poŝta ĝiro, al: KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO de la KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA = KAE, strato: C/. Font Nova, 32, telf. (93) 727 50 21. ES-08202 SABADELL.
LINGVO ESTAS KVAZAŬ SERURO, KIES ŜLOSILO ESTAS LA GRAMATIKO
-11-
2a època, núm. 11, estiu de 1995

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 11, estiu de 1995.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 57,3,79,26] Emblemo de KAE: flago kun stelo, sur kiu legiĝas «kae», «Kultura Asocio Esperantista», «Associació Cultural Esperantista», kun radioj ĉirkaŭe kaj la vorto «Katalunujo» malsupre.
C/. Montseny, 5, 1-er ES – 08208 SABADELL
C/. Menéndez Pelayo, 65. ES – 08223 TERRASSA
KAE – INFORMILO
( DL. Num. B. – 42645 – 92 )
Nº 11 – Dua epoko. Naŭa aperjaro. Monatotria. Somere de 1995
****************************************************
POSTMORTAN HONORON AL KARAMEMORA KAE-ANO
Ekde la 26-a de aprilo 1995, la propra nomo de bedaŭrata esperantisto, la dumvive prestiĝa gramatikisto, s-ano Luiso Mimó Espinalt, fondinto de la tiel konata «Analiza Skolo», estas oficiale atribuita al centra pasejo de la urbo Sabadell. Tiu lianoma strateto situas apud la fama firmao «El Corte Inglés», ĉe la grava arterio loka «Francesc Macià», frontanta la belan «Parkon Katalunujo», proksime de kiu troviĝas la «Bulvardo Zamenhof» kun ĝia Monumento al la Majstro.
Motive de tiu historie aparte grava evento niamovada, per kiu la Magistratejo de la menciita urbo Sabadell honoras sian filon, nian bedaŭratan esperantologon s-anon Luison Mimó Espinalt, la organizacio «Kultura Asocio Esperantista» = KAE esprimas sian ĝojon pro la evidente epokofara fakto ĵus okazinta, simpatie akceptata en niaj vicoj.
[BILDO p.1 | 58,57,69,71] Portreto de Luiso Mimó Espinalt: maljuna viro kun okulvitroj, jako kaj kravato.
Ankaŭ la redaktejo de nia periodaĵo KAE-INFORMILO, pliafoje eksterigante sian admiron al lia lingva kompetenteco, eksplicite reflektata en liaj Esperantologiaj verkoj kaj eseoj, same sin sentas solidara kun tiu postmorta omaĝo al la amiko kaj samideano Luiso Mimó Espinalt, memore al kiu ĝi tuj sekve publikigas kaj koncizan biografion, kaj selektitan artikolon liajn, en kiu lasta li kompetente studas la ĝisnunan certagrade intuician evoluon de la lingvouzo, pluraokaze devianta de la Zamenhofa Fundamento. Anstataŭ tiu ofte nekohera lingvouzado, s-ano Mimó proponas raciajn regulojn, cetere imanentajn en Esperanto, kiujn li aŭtoritate prezentas en siaj gramatikaj libroj, ĉiuj aperintaj sub la menciita logikisma principo, nome la tiel konata «Analiza Skolo» Vidu, en sekvaj paĝoj, ilian tekston.
- 1 –
54a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO
[BILDO p.1 | 13,5,28,27] Ronda emblemo de la kongreso kun la teksto «Hispana Esperanto-Federacio – 54a HK – Salou».
SALOU, 9a—12a DE NOVEMBRO 1995
ALIĜILO N-RO……
(BONVOLU SKRIBI TAJPE AŬ PRESLITERE)
Familiaj nomoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Antaŭnomo, s-ro/s-ino/f-ino (1) . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Aĝo (2) . . . . . . . . . . . . . . . Profesio (2) . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Adreso . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Urbo . . . . . . . . . . . . . . Poŝtkodo . . . . . . Provinco (3) . . . . . . . . . . .
Mi aliĝas al la 54a Hispana Kongreso de Esperanto kaj sendas per poŝtmandato, ĉeko aŭ banko la jenan sumon:
Kiel kongreskotizon en kategorio . . . . . . . . . . . . ptojn Kiel ĉambroperadon . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . ptojn Kiel kongresdonacon . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . ptojn ENTUTE: ________________ ptojn
Membro de HEF—HEJS n-ro:…….
Plenigu apartan aliĝilon por ĉiu familiano samtempe aliĝanta (1) Forstreku la nevalidan (2) Nur por statistiko (3) Eksterlandanoj menciu la landon Por uzo de la administracio:
| Pago ricevita | Konfirmilo sendita | Loĝejo mendita |
|---|---|---|
- 12 – (Pliajn detalojn dorse, ekde paĝo 11)
— imatge 2 —
PRESTIĜA EKSTERLANDANO BIOGRAFIS BEDAŬRATAN KAE-ANON
Luiso Mimó Espinalt naskiĝis kaj mortis en Sabadell ( 1913-08-11 ĝis 1986-05-01) Havante dek ok jarojn kaj plena de junecaj iluzioj pri universala humanismo, le ekstudis la Lingvon Internacian, kaptita de la severa reguleco gramatika, kiu ŝajnis ebligi ĝian perfektan posedon. Li faris la decidon ellerni ĝin tutece. Tiu firma intenco konformis al lia klara pensado kaj malfavoreco kontraŭ belaĉaj mitoj. Kuraĝege li entreprenis la esploron de nia lingvo, kies perfektigon li rigardis neniam alie ol kiel sciencan taskon. Sentime li analizis la lingvaĵojn de eĉ la plej elstaraj Esperantistoj, ne hezitis brulmarki iliajn erarojn, ĉu sanktigitajn per la tradicio, ĉu kolektivigitajn per senkritika imitado. Li tiel nur malrapide, sed zorge, persiste kaj ĝisfunde dediĉis pli ol kvindek jarojn de lia vivo al Esperanto, fariĝis verkisto, sciencisto kaj instruisto de Esperanto. Nur malmultaj Esperantistoj estas komprenintaj lin. Li ĉesis viziti kongresojn, fremdiĝis al la samideanaro, izoliĝis. Sed li ne perdis la memkonfidon pri sia praveco kaj, apogita sur la de Zamenhof mem rekomenditan logikon, iniciatis sian Analizan Skolon, kiu dum lia vivo apenaŭ, sed post lia morto des pli multe estas trovinta adeptojn. Kiu iam unufoje estas kompreninta lin, ne povas plu rezigni pri liaj ekkonoj kaj rekomendoj. La Mimoismo estas la esplorilo pri ĝusta lingvaĵo.
El lia plumo originas: Perfekteco de la Esperantaj verboj (1963); Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto (1973), kun la eble ankoraŭ pli grava kaj nur post la morto de la aŭtoro publikigita Komplementa Volumo (1989); la tradukoj: Du komedioj «Tamen civilizitaj» kaj «Neĝobulo» (ambaŭ de Carles Soldevila) kaj Don Juan Tenorio (de José Zorrilla). Luiso Mimó Espinalt estis ankaŭ kunlaboranto de la internacia komerca – ekonomia vortaro en naŭ lingvoj (1975). Li krome estas manuskriptaforme postlasinta, aparte de Esperantlingva traduko, nome Kataluna Don Kiĥoto, de Santiago Rusiñol, ampleksan, dudirekte kompilitan Kastilialingvan – Esperantan vortaron, kiu konserviĝas en la Hispana Esperanto-Muzeo en la urbo Sant Pau d’ Ordal (Barcelono)
Kvin jarojn post lia forpaso estis eldonata, en Paderborno (Germanujo), lia traduko Ŝinjorino Perfektino, de Pérez Galdós, danke al la konsento de lia vidvino, s-anino Terezino Lladós, kaj al neskuebla laboremo de la Paderborna Esperanto-Centro, al Bermano Hermano kaj lia kunlaborantaro.
Kelkaj vortoj, fine, ankaŭ devas esti dirataj pri la lingvaĵo de tiu lia lasta traduko. Ĉar ĝi estas Mimoa, oni konfidoplene povas akcepti ĝin kiel bonan. Tamen, kie en tre malmultaj kaj certe ne tre gravaj kazoj ĝi diferencas de la teksto de la manuskripto, ĝi faras tion laŭ la spirito, laŭ la tendenco de la Analiza Skolo.
PROFESORO ŜULCO RICARDO
Redaktisto de la KAE-INFORMILO: s-ano V. Hernandez Llusera, Av Onze de Setembre, 59 ES-08208 SABADELL (Katalunujo)
- 2 –
ESPERANTO KAJ ĜIA ANALIZA SKOLO
[BILDO p.2 | 62,8,68,15] Verda stelo kun la vorto «ESPERANTO».
Dum pli ol kvindek jaroj ni propagandis Esperanton kiel lingvon malpli malfacilan ol la naciaj lingvoj, kaj tamen la pli multaj Esperantaj verkoj kaj gazetoj enhavas multe pli da eraroj, ol ĝenerale verkoj kaj gazetoj nacialingvaj «( G.J Degenkamp, aprilon 1939 citita de P Stojan en paĝo 75-a de «Deveno kaj vivo de la lingvo Esperanto » en 1953).
Oni povas ripeti la cititajn vortojn de Akademiano Degenkam, sed kun la komenco «Dum preskaŭ 100 jaroj. «. kaj kun la malĝojiga realaĵo, ke tra la tempo la eraroj nur plimultnombriĝis, pli tradiciiĝis, kaj la baroj al la perfektigo pli fortikiĝis, kaj pli ol iam ajn antaŭe maltoleremo anstataŭis dialektikon kaj liberecon; kaj sur tiu ĉi dezerta medio meritaj individuaj penoj restis sterilaj, kaj la voĉoj de klarviduloj kiel Stojan ne estis aŭskultataj aŭ estis silentigataj.
Bela panoramo por ĝin prezenti al la monda forumo! Ĉu la kaŭzo troviĝas en la lingvo mem ? Ĉu Esperanto reale estas adekvata por Lingvo Internacia ? Ĉu estas honeste propagandi malperfektan, malprecizan, ĵargonecan lingvon ? Jen demandoj, kiujn devus fari al si ĉiuj, kiuj estas blinde fidelaj al la Esperantista mistiko.
Reale, krom en la rezonad-kapablo de la «samideanoj», la kaŭzo de la nuna ĥaosa situacio troviĝas en la genezo mem de Esperanto, la unua aposteriora lingvo, sintezo, precipe, de la Eŭropaj lingvoj, kiu strukturiĝis en la kapo de unu sola homo, kiel la naturaj lingvoj estas strukturitaj de la popoloj. Zamenhof kreis kun genia intucio lingvon perfektan, ĉar sur bazo de logiko, kiu estas universala kaj kiun li rekomendis kiel la solan obeendan gvidilon; sed – kaj tio mirigus ĉiujn lingvistojn en la mondo – li ne starigis precizajn gramatikajn regulojn. Kaj lingvo estas kvazaŭ seruro, kies ŝlosilo estas la gramatiko ! Jen la kaŭzo de la grandaj devioj kaj de multaj eraroj.
La 16 Fundamentaj reguloj impresas favore la lernantojn per sia simpleco, sed ili tute ne precizigas kiel oni devas kunigi aŭ kunmeti la vortojn, nek kiel oni devas uzi la verbojn en subpropozicioj, en la modoj kondicionalo kaj volitivo, kaj la participojn; kaj kiel oni devas fari la komparaciojn ktp., kaj tio, nur tio, konsistigas la perfektecon, la matematikan precizecon de Esperanto.
Nun la reguloj ne donitaj de Zamenhof, kiuj troviĝas imanentaj en la lingvo, jam estas trovitaj de la Analiza Skolo, per sistema analizado kaj kontrolado helpe de la sola lingva analiza-rimedo, la logiko, kiu ĉiuokaze donas la ĝustan respondon unu solan, ĉar, jam provizita per ĝiaj elementoj, nenio en la arta lingvo povas esti kaprica.
Sed, per vortoj de Zamenhof, la pioniroj de novaj ideoj renkontas plej ofte mokon. La progreso ĉiam renkontas fortajn rezistojn pro tio, ke ĝi kolizias kun malnovaj interesoj. Malgraŭ tio, estas espereble ke, ne la tradicia, t.n. » vivanta», sed nur plene regula, logika Esperanto postvivos, se ne la centjarecon, en 1988, almenaŭ tiun ĉi jarcenton. Tio estus evento tiom grava por Esperanto,
- 3 –
— imatge 3 —
kiom ĝia oficialigo en ĉiuj mondaj ŝtatoj.
Se oni turnas la rigardon al la historiaj faktoj, oni konstatas, ke la Zamenhofa uzado de la lingvo ofte estis kontraŭdira, ĉar, ne formulinte la necesajn detalajn regulojn, li estis gvidata nur de lia eksterordinara lingva institucio, t. e., de lia logika sento, sur kiu baziĝis la majstreco de lia stilo. Obsedite de la ideo, ke lia verko vivos nur se ĝi estos montriĝinta plene taŭga per vasta altanivela verkaro, li tradukis kaj tradukis, tradukis la tutan biblion !, kaj li ne difinis la gramatikon kaj, bedaŭrinde, li mortis tro juna. Sed li komisiis la Esperantistojn kompletigi lian verkon.
Post la fervora Rusa periodo, la eminentaj okcidentaj profesoroj, supozeble kun pli bona intenco ol bona kompreno de Esperanto, volis plibonigi ĝin kaj precipe doni al ĝi aspekton pli «naturan», pli konforman al la okcidentaj lingvoj, kio ne havas sencon, kaj per la kreo de Ido ili faris grandan damaĝon al nia Movado. Reage kontraŭ tio, T. Cart, ne malpli bonaintence uzis sian tutan influon por eviti ĉian ajn ŝanĝon sur la bazo de fideleco al la Fundamento, kio tuŝis la sentemon de la amaso, sed per tio senvole li kaŭzis novan damaĝon, ĉar pro eksceso ĉiaj klopodoj perfektigi la lingvon ĉesis. Poste la aŭtoroj de la «Plena Gramatiko de Esperanto», kiuj, kiel ili klarigis en la antaŭparolo kaj ripetis poste multafoje, subestimis la valoron de «la abstrakta logiko» en la lingvo internacia, kaj sur la sama vojo kiel la unuaj, ili kvazaŭ refandis la du antaŭajn tendencojn per sia sankcio de la «vivanta», uzata, neregula lingvo, kaj proklamis la fidelecon al la tradicio, en kiu ili inkludis absurdajn Idistajn afiksojn, la Idistan okcidentigemon kaj la Idistan tendencon, kiun Stojan nomis «aristokrata», konsistanta en enkonduko de «klerecaj» neologismoj ne nepre necesaj por konceptoj esprimeblaj per vortoj kunmetitaj. Altvaloraj estas la verkoj de Kalocsay, sed en tiu tendenco «aristokrata» li evidente ekscesis. Ĉio ĉi kaj kondutoj, kiuj estas en la memoro de ĉiuj, kondukis al la nuna stango.
Nun la alternativo estas klara : lingvo regula, matematike preciza, kiel diris Zamenhof,aŭ ĵargono; lingvo firma, stabile fiksita per simplaj senesceptaj reguloj, kiu povus esti uzita en 1888 kaj uzota en la jaro 2.000, aŭ lingvo evoluanta – degeneranta kiel la naturaj lingvoj, kaj kiel tiuj, ne taŭga por internacia. Oni povas elekti.
Artikolo, verkita de Luiso Mimó Espinalt, en la gazeto «Eŭropa Dokumentaro», oktobro-decembro 1982.
************************************************************
KAE-ANO, FILO DE LUISO MIMO ESPINALT, RAPORTAS PRI MAROKO
En la faka, centpaĝa revuo kastilialingva «RUTAS, turismo aktiva», monatotrie aperanta periodaĵo ilustrita, eldonata en Barcelono, kunlaboras s-ano Roger Mimó Lladós, jam kelkajn jarojn rezidanta en TINEHIR (Maroko), en kiu urbo oni ĵus transformis antikvan alkazabon en la tradicie dekoraciitan 14-ĉambran «Hotelo Tamboctou», kies proprietulo kaj direktoro estas la menciita samideano Kataluna, kiu krome funkcias kiel turisma ĉiĉerono tiea
- 4 –
PROPONOJ POR TRIAPERSONA SINGULARA KOMUNSEKSA PRONOMO
Bernard Golden
Kiom da homoj, tiom da proponoj
Kiel fakdelegito de UEA pri esperantologio kaj interlingvistiko mi ofte ricevas demandojn pri vortuzo en Esperanto. Mi preferas respondi ne perletere, ĉar tiam nur unu persono profitas de pritrakto de la demando. Estas multe pli valore verki artikolon pri la temo kaj publikigi ĝin en Esperanto-periodaĵo, por ke ĝi atingu pli vastan publikon. Tio estas la celo de la nuna artikolo, kiu respondas demandon de korespondanto pri uzo kaj formo de triapersona singulara komunseksa pronomo signifanta nek «li» nek»ŝi» sed «li aŭ ŝi» sen specifi la sekson. Rimarku, ke nun la pronomo «ili» plenumas tiun funkcion en la pluralo.
En la revuo Transoceana leganto proponis «hi», kiu estas derivita de la substantivo «homo». La sekva frazo ilustras la uzon.
«La bona instruisto ankaŭ penas bone analizi la tutan materialon instruatan.. hi uzos la principon de ideoasocio…»
Tie ĉi la neŭtrala pronomo «hi» rilatas al la substantivo «instruisto» kaj indikas, ke temas pri «instruisto» aŭ «instruistino», pri li aŭ ŝi. Kontraŭ la objeto, ke «hi» estas superflua neologismo, ĉar jam ekzistas «ĝi», la iniciatinto rebatas, ke «ĝi» estas pli ĝuste neŭtra ol neŭtrala kaj ne konvenas por personoj krom infano kaj bebo.
Sur la paĝoj de la revueto Sekso kaj Egaleco estis publikigitaj aliaj proponoj. Unu kontribuanto proponis «ri», alia demandis kial ĝuste «ri» kaj ne «bi», «di», «ĝi», «pi» aŭ «ti» ? Usona esperantisto Jonathan Pool komencis uzi «zi», kaj la plej simpla solvo el ĉiuj venis de viro, kiu proponis la vokalon «i» sen konsonanto ! Virina partoprenanto en la diskuto uzis «ŝi/li» en sia artikolo, sed tio ne kontentigis viran leganton, kiu preferis «li/ŝi». Variajo kreita de alia reformemulo, ankaŭ masklo, estis «liaŭŝi». Fine, iu fantaziulo, kiu estas samseksamulo, proponis, ke ŝi estu uzata kiel la ĝenerala triapersona pronomo ! Femala diskutanto rimarkigis, ke pro la neeblo decidi inter «ŝi/li» kaj «li/ŝi», tiu propono neniam efektiviĝos. Tamen, kelkaj esperantistoj sporade uzas unu aŭ alian formon, ĉar temas pri ekzistantaj pronomoj, ne neologismoj.
Bedaŭrinde la ĉi supraj ekzemploj ne estas teoriaj proponoj por plua diskutado; proponantoj provas uzi kaj disvastigi ilin. Ekzemple, esperantistino el Irano insistis pri adopto de «ri», komencis uzi ĝin en siaj kursoj kaj rekomendis ĝin al ĉiuj Esperanto-instruistoj. Jen danĝera mispaŝo – la instruado de neortodoksa vortformo, kiu ankoraŭ ne eniris en la ĝeneralan lingvouzon kaj, cetere, havas plurajn rivalajn formojn.
La vojo al frenezeco estas pavimita per reformproponoj
Alia demando de mia korespondanto estis: kial la diskuto pri tiu ĉi temo ekflagris ĉirkaŭ 1980. Mi konjektas, ke frue en la 1980’aj jaroj al iu esperantisto okazis krak’ en la kap’ pro la mankhava pronomsistemo en Esperanto, kaj li/ŝi publikigis proponon por nova triapersona singulara pronomo. Kelkaj greganoj de la verda ŝafaro, opinante, ke ili havas pli bonan solvon, superŝutis la Esperanto-gazetaron per siaj sugestoj por plipreciziĝi
- 5 –
— imatge 4 —
Esperanton. Ĉar la esperantista popolo ignoris ĉiujn proponojn, iom post iom tiuj trovis la vojon en la abismon de forgeso.
Estas bona esperantologia kialo pro la konstanta rifuzo akcepti neologismajn pronomojn. Estas tre malfacile enkonduki ŝanĝojn en la bazajn, fundamentajn partojn de la lingvo, do proponado aldoni novan pronomon al la jam tradicia pronomsistemo de Esperanto estas sakostrato sen elirejo. Se oni volas raciigi la uzadon de pronomoj en Esperanto, estas necese refari la tutan sistemon, ne nur fliki ĝin popece. Ekzemple, nun mankas diferencigo de sekso en la unua kaj dua personoj singularaj kaj pluralaj. Bezonata estas ankaŭ pronomo de la kvara persono. Sed se oni ĉi-maniere komencas tuŝi-fuŝi la lingvon, neniam estos fino.
Bernard Golden Novembro 1994 — Damjanich u. 1/C. I. 8. H-8200 Veszprém Hungario
INBE (INTERNACIA NEŬTRALA BULTENO ESPERANTA) Printempe de 1995
Eldonis: Adamo Goralski, str. Gral. Fanjul, 17 – 1 D ES-38006 Santa Cruz de Tenerife (Kanarioj) — Santiago Torné i Grau
Kun riĉa enhavo prezentiĝas tiu bulteno, surbendigita en du kasedojn. Pro ĝia intereso, ni menciu el ĝi jenajn numeritajn temojn :
Poeziaĵon, verkitan de la iama lingvokomitatano Jaume Grau Casas, kiu dediĉas unu ĝian parton al Kolomano Kalocsay, de li proklamata «moderna Pindaro de l’ monda literatur», kaj alian parton de Julio Baghi, ambaŭ bedaŭrataj Esperanto – poetoj Hungaraj.
Helpinviton por Ludovikito, la tutmonde fama Japana eldonisto de gravaj verkoj en Esperanto; nunamomente li havas almenaŭ 11 novajn titolojn pli aŭ malpli pretajn, sed pro monomanko ilia aperado restas nebula.
Kompletan informon pri la Universala Esperanto-Kongreso en Tempere (Finlando) kun konciza historio pri la Esperanta Movado en tiu norda lando.
Bonegan raporteton rilatan al la karmemora Akademiano Andreo Ĉe, okaze de la centjariĝo de lia naskiĝo.
Daŭrigon de la lukto por fondo de EKOL, kun la celo, ke nia Internacia Lingvo estu aŭdata en la venontaj Olimpikaj ludoj en Atlanta (Usono).
Kaj fine alloga skeĉo verkita de s-ano Goralski, kun bonegaj interpretistoj, inter ili lia edzino Kristina.
Konklude, jen nura kritiko : ni petus al la aranĝinto de tiuj sonbendoj, ne tioman rapidecon ĉe la premado de la stopilo, kiam finiĝas ies parolado,ĉar ĝiaj lastaj vortoj fariĝas ne aŭdeblaj.
- 6 –
DAŬRE DISKONIGANTE LA ZAMENHOFAN LINGVON
En la grava institucio «Casal d’ Avis Terrassa Centre», komence de aprilo nunajara okazis, kun ĉeesto de proksimume 50 personoj, informa prelego pri Esperanto fare de la KAE-sekretario, s-ano Giordano Moya Escayola. Lian intervenon favore raportis la loka ĵurnalo «Diario de Terrassa», de la 18-a de aprilo 1995.
*******************************************************
LA ESPERANTO-BABILADOJ PLU FUNKCIAS
Post la feria paŭzo de somero, refoje la organizacio KAE daŭrigos, jam dimanĉe matene, la 17-an de septembro nunajara, trejnajn konversaciojn, en kiuj estas eksklude uzata la Zamenhofan Lingvon.
Geinteresatoj volu letere kontakti kun s-ano Luis Serrano Pérez, ĉe strato Font Nova 32. ES-08202 SABADELL (Barcelono), aŭ tra lia telefononumero: (93) 7275021, prefere nokte de 21-a ĝis 23-a horoj.
DAŬRE VALIDA KAE-KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO
Tiu ĉi-16 leciona kurso, kun riĉa ekzercaro plus dudirekta vortareto Esperanta-Kastilialingva, kostas nur 3.500 pesetojn, en kiu prezo estas inkludite, krom monatotria ricevado de la periodaĵo KAE-INFORMILO, enhavanta taŭgan tekston, por efika praktikado de la lingvo, ankaŭ speciala kasedo, kun modela Esperantalingva prononcado realigata de la tre kompetenta esperantisto Aŭstralia, s-ano Milan Sudec.
Ĉiuj mendoj, faritaj de geinteresatoj dezirantaj enskribi sin en tiun favoraprezan kurson, estos traktataj, nur post ilia koncerna antaŭpago, kiun oni volu efektivigi, nepre per poŝta ĝiro, por tiel eviti kromajn kostojn, al : KAE-KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO, C/. Font Nova, 32, telf. (93) 7275021, ES-08202 SABADELL (Barcelona)
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Abono al monatotria KAE-INFORMILO kostas nur 800 pesetojn. Ĝi estas krom laŭ-Fundamente redaktata, eksklude Esperantista periodaĵo. Abonojn,abonigojn aŭ reabonojn volu transpagi, prefere per poŝta ĝiro, kun la koncerna nomo kaj adresindiko, al s-ro Santiago Torné Grau. C/. Roca, 22 – 3º – 1º. ES-08208 SABADELL
- 7 –
— imatge 5 —
INTERPUNKCIO ESTAS SKRIBO DE LA SILENTO EN LA PAROLO (PIV)
En sia verketo «KOMO», la ĉeĥa s-anino Bartovska rakontas la ekzemplon, kiun prezentis al ŝi ŝia instruisto en la lernejo, laŭ kiu komo decidis pri vivo de homo. Rusa caro estis decidinte, ĉu oni la kondamniton ekzekutu aŭ ne, kaj li skribis: «Ekzekuti ne en Siberion sendi». Tiu frazo tamen ne instruis la juĝiston,ĉar ĝi ne havis komon, kiu montrus, ĉu la vorto apartenas al la verbo «ekzekuti» aŭ al la verbo «sendi». Laŭ ŝia instruisto, estis tiu juĝisto relative bonakora kaj metis la komon post la vorto «ne», do la decido poste sonis: «Ekzekuti ne, en Siberion sendi!», kaj la kondamnito tial vivis plu, kvankam mizere. Vivanto ĉiam ankoraŭ povas esperi.
La baza tasko de komo do estas montri, kiuj vortoj apartenas maldekstren kaj kiuj dekstren. Ankaŭ la paŭzeto dum parolado havas la saman taskon. Ili devas apartigi la unuopajn propoziciojn.
LERNU PER ALIULAJ ERAROJ, KIES FONTON NI REZIGNAS CITI
«… DRONIGI LA AMON EN TIES PROPRAJN FONTOJN DE TRODOLĈO» (TROA DOLĈO!)
Prefere uzenda estas la interparenteza esprimo, ĉar nenio pravigas kunskribon de du vortoj en unu vorton, kaj krome la adverbo tro ne povas difini la substantivon dolĉo. Do, verŝajne nur per adjektivigo de tiu adverbo, nome troa dolĉo, oni povas atingi ĝustan sintagmon.
Geinteresatoj ĝisfunde koni la laŭ-Fundamentan aplikon de tiuj gramatikaj nuancoj, volu konsulti la verkon «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto» kaj ties «Komplementan Volumon», en du libroj aparte aĉeteblaj ĉe libroservo de la Hispana Esperanto-Federacio, Apartado 119. ES-47080 VALLADOLID.
********************************************
NEKROLOGO DE ESPERANTISTO VETERANO
La 9-an de aprilo 1995, forpasis 92-jara, s-ano Luis de Otaola y Faón, tre konata aktivulo en Bilbao.
Al liaj familio kaj tiea Esperanto-Grupo, nian koran kondolencon.
-8-
JEN KONCIZA KOMENTARIO AL AKTUALA TEMO
Kun la afabla permeso de la redaktisto de la UEA-organo «Esperanto», s-ano Istvàn Ertl, ni apude reproduktas, en reduktita fotokopio, ĝian paĝon no-n 97 de majo 1995, rilatan al kelkaj reagoj pri la aplikado de komoj en Esperanto, inter kiuj troviĝas tiu titolita «Komo ebligas pli klaran komprenon» (PIV), de niaj KAE-estraranoj Ramon Manau Torres kaj Vincento Hernàndez Llusera, ambaŭ pledantaj por la Zamenhofa, laŭ-Fundamenta interpunkcio, kiun implicite ankaŭ subtenas la japana s-ano Usut Ryò.
Samapaĝe estas krome publikigita, sub la titolo: «Sen atenca tuŝo», eta ekstrakto el longa en «Boletin» nº 320 aperinta artikolo de la HEF.prezidanto, s-ro Antonio Alonso Núñez, kiu ja ne aplaŭdas la tradician komo-aplikadon de D-ro Zamenhof, cetere fidele instruatan de la tre aŭtoritata verko «Plena Analiza Gramatiko», de la bedaŭrataj Akademianoj Gaston Waringhien kaj Kolomano Kalocsay. Kiel prave konkludas la «Gazeto Andaluzia», de junio 1995, fakte, s-ro Alonso «uzas la interpunkciajn signojn iom hispanece» Li intence ne atentas la specife Esperantan komo sistemon de la Majstro, kio ja estas nek pravigebla nek rekomendinda
Reagoj
[BILDO p.5 | 72,0,99,12] Kaplinio de la rubriko «Reagoj» el la revuo «Esperanto»: nigra strio kun la titolo kaj desegnaĵo de homo kiu kaptas sian kapon per ambaŭ manoj.
«Komo ebligas pli klaran komprenon» (PIV)
El nia letero citita en februaro («Ĉu meti aŭ ne meti?», p. 28) ial malaperis kelkaj ekzemploj, per kiuj Plena Analiza Gramatiko evidente pravigas la Zamenhofan interpunkcion de ni defendatan. Nome: «mi vidis, ke li venas»; «diru, kiam vi estos preta»; «mi ne scias, ĉu tio estos oportuna»; «li ne venis, ĉar li estas malsana». Similaj frazoj, kun la respektiva aplikado de komoj antaŭ ke, kiam, ĉu kaj ĉar, ja abundas en la oficiala Fundamento de Esperanto, lingvobaza kodo ekskluzive gvida por ĉiuj ge-esperantistoj senescepte!
La redakcio argumentas, ke: «Ĉar la interpunkciaj kutimoj de niaj aŭtoroj estas tre malsimilaj, ni bezonas iom unuecigi iliajn tekstojn el tiu vidpunkto.» Jes, oni devas unuecigi ĉiujn tekstojn, sed nepre surbaze de la interpunkcia vidpunkto de D-ro Zamenhof, eksplicite reflektata kaj en lia obeenda Fundamento, kaj en lia tuta verkaro.
Sekve, agi laŭ apartaj kriterioj, tio fakte signifus malunuecigi, kaosigi nian legohelpan interpunkcion, jam de pli ol cent jaroj daŭre uzatan de la plej kompetentaj E-verkistoj tutamondaj.
Ramón Manau Torres kaj Vincento Hernàndez Llusera (Katalunio)
Ne tuŝas la esencon
Centprocente konsentite al via starpunkto pri la interpunkcio, inkluzive pri la determina (restrikta) kaj nedetermina subpropozicioj.
Restas problemo ĉu ĝi ne konfliktas kun la Fundamento. Mi opinias ke la zamenhofa interpunkcio en la Fundamento ne konsistigas fundamentecon. Tiu opinio estas arbitra, sed oni montras multe pli grandan arbitrecon pri la Fundamento, kaj ĉi tia libera interpreto ne tuŝas la esencon. Mi pensas ke Zamenhof nur sekvis la kutimon de la orient-eŭropa germana kulturesfero
Antaŭ ĉio, ĉiuj eminentaj stilistoj de nia lingvo (inkluzive de germanoj) ne observas la zamenhofan interpunkcion, krom malmultaj esceptoj kiel Waringhien.
Yamasaki Seikô (Japanio)
Atenco al la Zamenhofa lingvo
Kvankam mi ne estas fanatika fundamentisto, lastatempe frazoj de nia organo fulme batas miajn okulojn, pro la enkondukita interpunkcia sistemo. Tio al mi ŝajnas eĉ unu atenco kontraŭ la Zamenhofa lingvo.
Usui Ryô (Japanio)
Sen atenca tuŝo
Feliĉe vastiĝas la kutimo uzadi la komojn laŭ maniero pli nuancita ol tiu kiu estis uzata de Zamenhof kaj konstatita de Plena Analiza Gramatiko. Tio ja povas nur utili al la esprimivo kaj nuancivo de Esperanto, krome sen minimuma atenca tuŝo al io ajn.
Antonio Alonso Núñez (Hispanio)
Red.: Anstataŭ redaktora komento, jen pripensinda frazo de s-ro Hernàndez Llusera: «La ‘komo-afero’ povus esti pli aŭtoritate traktata, ne nur de kelkaj kompetentaj geinteresatoj pri la temo, sed ankaŭ de la gemembroj de la Akademio de Esperanto, kiu ja havas la devon respektigi kaj unuecigi la lingvon.»
Nek la celo nek la rimedo
Laŭ F. de Diego «futura laboro por la Akademio povus esti la unuformigo de [nacilingvaj-Esperantaj] vortaroj rilate al […] neologismoj» (apr., p. 62). Tamen li mem konstatas ke «se Esperanto ne funkcius kiel la naciaj lingvoj, niaj ŝancoj de supervivado nehelpeble reduktiĝus». Nu, kiun vivantan nacian lingvon oni klopodas evoluigi (reformi) pere de ĝiaj fremdlingvaj vortaroj?
Do oni povas malkonsenti ne nur pri lia celo (plisimiligi Esperanton al okcident-eŭropaj lingvoj), sed ankaŭ pri lia rimedo.
Edmund Grimley Evans (Britio)
1070 (5) majo 1995 ESPERANTO 97
-9-
— imatge 6 —
MEMORE AL LA EDZINO DE ZAMENHOF
Kiel ni duonanticipis en la pasinta KAE-INFORMILO nº 10, koincide kun du eventoj niamovadaj, nome la «3-a Internacia, Kultura kaj Turisma Esperanto -Semajno» kaj la » 54-a HEF-Kongreso», ambaŭ okazontaj en la urbo Salou (Taragono), de 4 ĝis 12 de 1995, oni oficiale liveros la nunajaran » Premion Klara Silbernik» al la edzino de entuziasma esperantisto Hispana.
Efektive, tiun simbolan Premion, konsistantan el gravurita medalo kun la koncerna diplomo, oni solene transdonos, kadre de oportune anoncota programo, al s-rino Maribel Alonso, el Madrido, pro ŝia daŭre efika apogo al sia edzo, la distinginda s-ano Juan Carlos Ruiz Sierra, en lia elstara strebado por Esperanto.
********************************************
KAE-ANO INSTRUAS NIAN LINGVON EN » EL VENDRELL»
Nova Esperanto-kurso, kun 6 gelernantoj, gvidata de s-ano Oscar Otero, ekde majo 1995 estas funkcianta, lunde kaj ĵaŭde, en la urbo «EL VENDRELL» (Taragono), kies magistratejo senpage disponigas lokalon por tiu kurso.
KAE-ESTRARANOJ INFORMIS PRI ESPERANTO
La 22-an de aprilo nunajara, organizite de la loka institucio «Centro de Studoj Humanismaj Universalaj», en la urbo L’ Hospitalet de Llobregat (Barcelono), sukcese okazis tri paroladoj-kolokvoj, en kiuj laŭvice intervenis s-ano Josep Mª Galofré Domingo, el Sabadell; Giordano Moya Escayola, el Terrassa; kaj Martí Guerrero i Cots el L’ Hospitalet de Llobregat. La oratoroj, ĉiuj tri membroj de la KAE-estraro, afable respondis la diversajn pri-Esperantajn demandojn de la ĉeestanta publiko.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
ESPERANTO-LIBROJ LIBERAERE EKSPONATAJ
La 23-an de aprilo, motive de la tago de Sankta Georgo, tradicia festo en Katalunujo, la KAE-Delegacio de la urbo Sabadell starigis, en centra placo loka, Esperanto-librostandon, kiu estis vizitata de grandanombra publiko.
Tiurilatan foton, kun grupo prezidata de la «Pubilla (= Klerecreĝino) Esperanto 1995″, publikigis la tutamonde legata periodaĵo » Heroldo de Esperanto»
- 10 –
«54-a Hispana Esperanto-Kongreso», okazonta en SALOU, de la 9-a ĝis la 12-a de novembro de 1995
| Kongreskotizoj: | … ĝis 30-9-95 | … ĝis 9-11-95 |
|---|---|---|
| 1. Kongresano | 2.500 ptojn. | 3.000 ptojn. |
| 2. Kongresano (HEF-membro) | 2.000 « | 2.500 « |
| 3. Kunul(in)o de kongresano | 1.500 « | 2.000 « |
| 4. HEJS-membro (ĝis 30 j.) | 1.500 « | 2.000 « |
| 5. Eksterlandanoj | 2.500 « | 3.000 « |
RIMARKIGOJ
A) Plenigu kaj sendu fotokopion de la dorsa aliĝilo al: Hispana Esperanto-Kongreso, C/. Font Nova,32. ES-08202 SABADELL, Tel.(93)7275021, samatempe sendante la kotizon al : Caja de Ahorros y Pensiones de Barcelona, konto nº 210-0461-96-0200045498. Nepre skribu la vorton KONGRESO apud la familia nomo de la kotizanto
C) La kotizo ne estas repagebla, eĉ se la aliĝinto ne prenas parton en la Kongreso.
D) La aliĝilon oni pritraktos nur post la ricevo de la koncerna pago.
E) La rabatitaj kotizoj (2) kaj (4) validos nur se la kongresano efektive pagis la kurantajn kotizojn de HEF aŭ HEJS.
F) Kunul(in)o = homo loĝanta kun aliĝinto.
G) Restadkostoj ĉe la tristela «Hotelo Beldevere», de SALOU: ĉambro-mendo kostas 500 pesetojn; dulita ĉambro, 4300 pesetojn; unulita ĉambro, 5.100 pesetojn. Tiu ĉi prezoj inkludas plenan pensionon kun vino aŭ minerala akvo en la manĝo. Vizito al la fama ludparko «Port Aventura» estos ebla.
********************************************
«TRIA INTERNACIA, KULTURA KAJ TURISMA ESPERANTO-SEMAJNO»
Kiel estas amplekse informate en la paĝo nº 12 de la pasinta KAE-INFORMILO nº 10, ĝi okazos de 4 ĝis 11 de novembro 1995, ankaŭ en la urbo SALOU, kaj tial ĝi koincidos, en siaj lastaj tagoj, kun la «54ª Hispana Kongreso de Esperanto». Tamen oni atentu, ke iliaj aliĝo-kotizoj estas aparte transpagendaj, nome: geinteresatoj ĉeesti la «Trian Internacian, Kulturan kaj Turisman Esperanto-Semajnon», kies aliĝo-kotizo kostas 3.500 pesetojn, volu kontakti kun «Hispana Esperanta Fervojista Asocio», Apartado (Poŝtkesto) 15027, ES-08080 BARCELONO (Katalunujo).
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
GRAVA LASTAMOMENTA INFORMO
Ni ĵus ricevis 303-paĝan Esperantalingvan libron titolitan «Survoje al universala civilizacio», verkitan de s-ano Giordano Moya Escayola, el Terrassa. Ĝi kostas 1.300 pesetojn kaj estas aĉetebla ĉe Libroservo de la Hispana Esperanto-Federacio, Apartado 119. ES-47080 VALLADOLID
- 11 –
2a època, núm. 12, tardor de 1995

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 12, tardor de 1995.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 4,4,56,31] Emblemo de KAE: flirtanta Esperanto-flago kun kvinpinta stelo antaŭ radiantaj strioj, kaj sur ĝi la literoj «kae», la surskriboj «Kultura Asocio Esperantista» kaj «Associació Cultural Esperantista»; malsupre «Katalunujo».
C/. Montseny, 5, 1-er ES – 08208 SABADELL
C/. Menéndez Pelayo, 65. ES – 08223 TERRASSA
KAE – INFORMILO
( DL. Num. B. – 42645 – 92 )
Nº 12 – Dua epoko. Naŭa aperjaro. Monatotria. Aŭtune de 1995
********************************************************
TRI ESPERANTO-EVENTOJ EN LA PROKSIMA JARFINO
Kiel jam plurafoje anoncite tra nia KAE-INFORMILO, dum la tagoj 4 ĝis 12 de novembro 1995 havos lokon, en la Mediteranea urbeto SALOU (Taragono), la «3-a Internacia, Kultura kaj Turisma Esperanto-Semajno», enprogramita de la Hispana Esperanta Fervojista Asocio kaj de la Hispana Esperanto-Muzeo, kies organizantoj solidare faciligis la hastan okazigon, ankaŭ en la urbeto SALOU, de la «54-a Hispana Kongreso de Esperanto».
Tiu ĉi tutaŝtata kongreso, iuj el kies ĵusaj novaĵoj troviĝas en paĝo nº 12 de nia KAE-INFORMILO, fakte prezentiĝas milde alloga ene de la tradicieco de ĝia programo, en kiun nunajare oni aldonis oficialan inaŭguron de loka strato kun la nomo Esperanto, kion oni atingis danke al la demarŝoj de la HEF-vicprezidanto, s-ro J.Mª Galofré Domingo.
Tria kaj lasta evento, nome estos la same oficiala inaŭguro, en moderna kvartalo de la urbo Sabadell, de centre situanta strateto laŭ la nomo de la bedaŭrata esperantologo tiea, s-ano Luiso Mimó Espinalt. Tiu inaŭguro okazos sabate, la 16-an de decembro 1995, kadre de festo esperantista, dum kiu oni solene rememoros la 136-jaran datrevenon de la naskiĝo de D-ro Zamenhof. La feston organizos la KAE-Delegacio de Sabadell, en kunlaboro kun la majorio de Esperanto-grupoj de nia provinco.
Informa Telefono : (93) 725 01 89.
-1-
— imatge 2 —
KOREKTENDAJ MISOJ, PRI KIUJ LA REDAKCIO KULPAS.
Ĉar en la pasintsomeran n-ron de nia KAE-INFORMILO kontraŭvole enŝoviĝis, krom evidenta peko gramatika, ankaŭ kelkaj tajperaroj, sendube aperintaj pro atentomanko kaj ne konscienca revizio de tekstoj, ĝia redaktisto petas ĉiujn gelegantojn, ke ili indulge volu mem korekti tiujn malĝustaĵojn, kiuj nome estas la jenaj: Sur la frontpaĝa linio 7, aperas fuŝa substituo de «ĝia» al «sia»; la koncerna frazo, laŭ-Fundamente korektita, oni nepre formulu tiel: «… proksime de kiu troviĝas la «Bulvardo Zamenhof» kun sia (ne ĝia!) Monumento al la Majstro». En paĝo 3 linio 23, kie troviĝas la erara «intucio», tekstu «intuicio». En la sekva paĝo nº 4 de la sama artikolo, sur linio 4, ankaŭ mistekstas «institucio» anstataŭ la ĝusta «intuicio». Fine, en paĝo 7, sur linio 10, la du superfluajn akuzativojn tie «ornamantajn» la Zamenhofan lingvon, volu kompense transapliki tiel: 9-an – 12-an» de novembro 1995, kiuj datoj aperas komence de la lasta paĝo nº 12.
V.H.LL
Rimarkoj pri erara uzo de la refleksivo en KAE- Informilo
La plej malfacila ero de nia gramatiko — Bernard Golden
Antaŭ nelonge trafis en miajn manojn 16-paĝa broŝuro titolita simple «La re fleksivo en Esperanto». Ĝi estis private eldonita en 1995 de Petro Rulofido (pseŭdonimo de W.P.Roelofs) el Nederlando. Roelofs tute prave nomas la refleksivon » la plej malfacila ero de nia gramatiko. Li ja scias, pri kio li parolas, ĉar lia verko, kiu estas provo «formuli regulojn laŭeble simplajn», ne estas kompleta. Restas kazoj, kiuj, laŭ lia lingvosento nepre estas ĝustaj, sed tamen ne konformas al la ĝis nun formulitaj reguloj (pĝ. 3). Sur aldonita slipeto la aŭtoro informas, ke la publikigita verketo estas mallonga versio de kompleta studaĵo ampleksanta proksimume 1000 paĝojn kaj enhavanta ĉirkaŭ 2000 klasikajn ekzemplojn!
Tiel malfacila estas la ĝusta uzo de tiu ĉi gramatikaĵo en Esperanto, ke ne sukcesas primajstri ĝin ne nur komencantoj kaj progresintaj lernantoj sed ankaŭ t.n. bonaj aŭtoroj kaj eĉ membroj de Akademio de Esperanto! Cetere, ne estas imunaj kontraŭ tiu ĉi peko en la lingvouzo adeptoj de la Analiza Skolo malgraŭ la rolo, kiun devas havi la logiko en alproprigo de la lingvo. En tiu ĉi artikolo mi montros, kiel stumblis pri uzo de la posedaj adjektivoj «lia/ĝia/sia/» Luis Mimó, la fondinto de la Analiza Skolo, kaj Richard Schulz (pseŭdonimo = Rikardo Ŝulco), la nuntempa korifeo de tiu organizaĵo.
Analizo de kvar frazoj ĉerpitaj el KAE-Informilo (n-ro 11, somero 1995)
- «Tiu lianoma strato situas apud la fama firmao «El Corte Inglés», ĉe la grava arterio loka «Francesc Macià», frontanta la belan «Parkon Katalunujo», proksime de kiu troviĝas la «Bulvardo Zamenhof» kun ĝia Monumento al la Majstro (pĝ.1).
-2-
— imatge 2 —
a. Kio estas la subjeto en la verbo «troviĝas» en la subpropozicio. «Bulvardo Zamenhof». b. Kion posedas la subjeto, la bulvardo ? Ĝi havas la «Monumenton al la Majstro». c. Ĉar «monumento» rilatas al la subjekto «bulvardo», la adjektivo devas esti la refleksiva «sia», kiu esprimas la posedantecon de la subjekto. «Ĝia» estas erara.
«Li tiel nur malrapide, sed zorge, persiste kaj ĝisfunde dediĉis pli ol kvindek jarojn de lia vivo al Esperanto…»(pĝ. 2) a. Kio estas la subjekto de la verbo «dediĉis»? «Li». b. Kio estas la objekto de «dediĉis»? «Jarojn de vivo» c. Kies vivo? La vivo de la subjekto «li». Ĉar la poseda adjektivo reprezentas la subjekton, ĝi devas esti «sia». «Lia» estas erara.
«…li estis gvidata nur de lia eksterordinara lingva institucio (tiele!), t.e, de lia logika sento, sur kiu baziĝis la majstreco de lia stilo» (pĝ.4) a. Kio estas la subjekto de la verbo «esti gvidata»? «Li» b. Li estis gvidata de kio ? De (1) eksterordinara lingva institucio (tiele!) (2) logika sento. c. Al kiu apartenis la «institucio» kaj la «sento»? al «li», la subjekto de la frazo. Sekve, la posedaj adjektivoj devas havi la formon «sia», ĉar ili resendas al la subjekto. «Lia» estas erara.
Tubero en la afero
Okaze de ekzamenado de publikigaĵoj pri la Analiza Skolo, mi trovis artikolon verkitan de Luis Mimó jam en 1982 («Esperanto kaj ĝia analiza skolo»), en kiu aperas la frazo citita ĉe n-ro 3 ĉi-supre. La fonto estas la libro Pledo por unueca lingvo, verkita de Ricardo Ŝulco kaj eldonita en 1985. Mi citas el la teksto de Mimó por reliefigi du diferencojn.
«… li estis gvidata nur de sia eksterordinara lingva intuicio, t. e. de sia logika sento, sur kiu baziĝas la majstrecon de lia stilo» (pĝ. 241).
Rimarku, ke la misa vorto «institucio» en KAE-Informilo, en la frua versio estas la plej senchava «intuicio». La dua diferenco estas eĉ pli okulfrapa. La du posedaj adjektivoj havas la refleksivan formon «sia»! Kio je la kalva kapo de Kalocsay okazis inter 1982 kaj 1995, la jaroj, kiam aperis la du versioj de la sama teksto? Estiĝas jenaj du tiklaj demandoj: kiu teksto estas la aŭtenta? – kaj ĉu la ŝanĝo de «sia» al «ĝia» spegulas modifon de la lingvaj reguloj de la Analiza Skolo, aŭ ĉu ĝi rezultas el senrespondeca mistraktado de la vortuzo de Mimò?
Mi atendas racian klarigon de la redakcio de KAE-Informilo.
Aŭgusto 1995
Bernard GOLDEN Damjanich u. 1/C. I.8 H-8200 Veszprém. Hungario
-3-
— imatge 3 —
KLARIGACELE, AL PETO DE KUNLABORANTO
Volonte mi respondas la tuj suprajn demandojn de fidela kunlaboranto de la KAE-INFORMLO, la prestiĝa s-ano Bernard Golden, direktoro de la sekcio Ĝenerala Vortaro de la Akademio de Esperanto. Jen la koncernaj eksplikoj:
Konsentite, kiel mi konfesas en «Korektendaj misoj, pri kiuj la redakcio kulpas», ke nur per apliko de la adjektiva sintagmo «kun sia» fariĝas ĝusta la menciita frazo , nome: «… proksime de kiu troviĝas la «Bulvardo Zamenhof» kun sia (ne ĝia!) Monumento al la Majstro».
Antaŭ ol respondi tiun ĉi punkton, mi devas citi du decidajn fontojn, sur kiuj mi bazas la verŝajne ĝustan uzadon de la refleksivo. La unua fonto, funde traktanta tiun komplikan parton gramatikan, nome estas la Komplementa Volumo, lastatempa suplemento de la verko Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto, kun kiu mi identigas min, kaj tial mi transskribas el ĝi jenan tiurilatan normon: «Neniam estas uzebla, rilate al propozicia subjekto, la refleksivo «sia» post la prepozicioj «de» aŭ «el» en genitivo. Oni uzu «sia(j)» por esprimi apartenon al la subjekto (Li vidis sian hundon en la ĝardeno), sed ne por esprimi per la prepozicio «de» plus posesivo apartenon al iu aŭ io mem apartenanta aŭ rilatanta al la subjekto (Li vidis la hundon de «lia» najbaro), ĉar la genitiva suplemento » de lia najbaro», adjektivasenca,funkcias kiel epiteto de «hundo», kun la signifo «kiu estas de lia najbaro». Similon oni povas diri pri «el» rilate al la konsisto.
Jen kelkaj ekzemploj kun «de» (signifo de «de»: propraĵo de): » Li malbenis la tagojn de «lia» regado» (De kio estis la tagoj?). «Ŝi sentis sin premata per la brakoj de «ŝia» kuzo» ( Kies estis la brakoj?). «Li estis sub la gvido de «lia» onklo». (Kies estis la gvido?). «Ŝi falis svene sur la brakojn de «ŝia» kuzo» (Kies estis la brakoj?). «Li aŭdis la batadon de «lia» koro» (kies, de kio estis la batado?). «Ŝi mastrumis la domon de «ŝia» onklo» (Kies estis la domo?) ktp.
La dua fonto, kiu ankaŭ orientas pri la ĝusta aplikado de la refleksivo, nome estas la aŭtoritata deklaro de la Akademio de Esperanto, kiu jam en la jaro 1971 diskonigis oficialan tekston tiurilatan, laŭ kiu: «II Foje la vera subjekto lasas sin vidi per enmeto de la vortoj «Kiu(j) est-«. ekz. «Apozicioj adjektivaj aŭ substantivaj provizitaj per komplemento» (ekz.kastelo fama pro sia historio; sed » li ekvidis sian fraton Benjameno, la filon de «lia» patrino = B., kiu estis la filo de…) Z. Analogaj ekzemploj, ĉiuj same Zamenhofaj, estas troveblaj en Plena Gramatiko de Esperanto, kaj ankaŭ en la menciita Komplementa Volumo de Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto, de la bedaŭrata esperantologo Hispana, s-ano Luiso Mimó Espinalt, ili nome estas: «Li trovis la leteron de la kamarado de «lia» filo» (Kies estis la kamarado?). «La popolo ne turnis forte sian koron al la dioj de «ĝiaj» patroj» (Kies estis la dioj?). «Ĉiu el la Izraelidoj devas resti ĉe la posedaĵoj de la tribo de «liaj» patroj» (Kies estis la tribo?). «En la tria jaro de «lia» regado li faris festenon por ĉiuj siaj princoj» ( De kio estis la jaroj?). kaj tiel plu.
- «… li estis gvidata de «lia» eksterordinara lingva intuicio (ne institucio!),
-4-
— imatge 3 —
t.e., de «lia» logika sento, sur kiu baziĝis la majstreco de «lia» stilo». Verŝajne, en tiu ĉi frazo nur taŭgas la apliko de la poseda adjektivo «lia», ĉar la formo «sia» estas ne funkciebla kiel subjekto. Apoge al tiu mia kriterio, mi refoje citu la Komplementan Volumon de KL de RE, kie sub la titolo «Refleksivo en pasivo», tekstas: «En pasivo, refleksivo rilatas ne al propozicia subjeto, sed, en ne rektaj aŭ cirkonstancaj komplementoj dependaj de la pasiva verbo, al la aganto de la pasivo, en plena konformeco kun la aktivo; neniam ĝi estas aplikebla al la aganto de la pasivo mem, kiu funkcias kvazaŭ dua subjekto, t. e., oni neniam povas diri -ita,-ata, aŭ -ota de sia -o, aŭ de si» Ekzemploj: «Ŝi sentis sin freneze brakpremata de «ŝia» kuzo » = «Ŝi sentis, ke «ŝia» kuzo freneze brakpremis ŝin».»Petro respondis tion pelate de «lia» delikateco» = «Lia delikateco pelis lin» Ŝi deziris matene ne esti ĝenata de «ŝiaj» amikoj» = «Ŝi deziris, ke «ŝiaj» amikoj ne ĝenu ŝin». «Li povas esti savata nur pere de «lia» onklo». = «Oni povas savi lin nur pere de «lia» onklo». «Tiu hundo estis donita de «ĝia» mastro al sia najbaro» = «Ĝia mastro estis doninta tiun hundon al sia najbaro» k.t.p. Aparte de tio, ke «sia» ne povas funkcii kiel subjekto, kio plej frape konvinkas el tiuj pasivaj ekzemploj, nome estas ilia plena konformeco kun la respektiva aktivo.
Tubero en la afero. El la KAE-INFORMILO nº 11, paĝon 4, jen ni ripetas ĝian tekston:…» li estis gvidata nur de lia eksterordinara lingva intuicio (ne institucio!), t.e., de lia logika sento, sur kiu baziĝis la majstreco de lia stilo». Al la demando de Akademiano Golden, ĉu la ŝanĝo de «sia» al «lia» ( ne al «ĝia»), en la supra frazo, «spegulas modifon de la lingvaj reguloj en la Analiza Skolo», mi simple klarigu, ke la artikolon kun tiuj vortoj «sia» oni publikigis, kiam apenaŭ ekzistis specifaj reguloj pri la refleksivo, ne nur en la menciita Analiza Skolo, sed ankaŭ ne en la diversaj E-gramatikoj, kaj kiam la esperantologo Luiso Mimó Espinalt ankoraŭ ne estis fininta sian ĝiatempe manuskriptaforme publikigitan verkon «Esperanto por la jaroj du mil», kies suplementan parton oni preslitere reeldonis sub la titolo jam aludita, t. e., Komplementa Volumo de Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto, en kiu li vaste precizigas diversajn prilingvajn temojn, precipe rilatajn al la komparacio kaj refleksivo. Do ne estas strange, ke fininte tiun sian prilingvan verkon, s-no Luiso Mimó Espinalt zorge procedis alkonformigi al ĝi ĉiujn siajn originalojn, kaj eĉ sian mem tajpitan, sed ankoraŭ ne publikigitan tradukon «Kataluna Don Kiĥoto», en tia maniero, ke la diversaj tekstoj de li tiel traktitaj, inklude tiun de lia artikolo «Esperanto kaj ĝia Analiza Skolo», fakte fariĝis parto de lia vere aŭtenta vortuzo.
Cetere, se eventuale aperus ia dubo en la lingvaĵo de s-ano Mimó Espinalt, dubo precipe koncerna al la ĝusta apliko de la komparacio kaj refleksivo, tiam estas rekomendinde, ke oni konsultu lian aktualigitan verkon jam menciitan plurafoje, nome (*) la Komplementan Volumon de Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto, kiu ja estas, niaopinie, la plej aŭtoritata gvidilo, por ĉiu ajn klarigo tiurilata.
Vincento Hernàndez Llusera, redaktisto de la KAE-INFORMILO
(*) En du libroj aparte aĉeteblaj ĉe Libroservo de la Hispana Esperanto-Federacio, Apartado 119. ES-47080 VALLADOLID
-5-
— imatge 4 —
LA 80-A UNIVERSALA ESPERANTO – KONGRESO
Ĝi okazis en Tampereo (Finnlando), de 22 ĝis 29 de julio 1995, kun 2.443 enskribitaj geesperantistoj el 68 landoj; trideko da gekongresanoj el Hispanujo ĉeestis ĝin. Inter la diversaj programeroj tiumotive prezentataj, ni reliefigu la rimarkindan salutparoladon de la ĝistiama UEA-prezidanto, prof. d-ro Jhon Wells, kiu aparte deklaris sian bedaŭron pro la malĝentila kaj maldigna maniero, per kiu sin esprimis kelkaj esperantistoj kontraŭ la prestiĝa, jam forpasinta prof. Ivo Lapenna. (Ja io analoga ankaŭ okazis al karisma UEA-funkciulo, la bedaŭrata Hans Jacob. N. de la R.). Li esprimis sian esperon, ke neniam plu simila situacio makulos la historion de la Esperanto-Movado.
Dum la kongreso estis atribuata la titolo de honora UEA-membro al ok distingindaj esperantistoj, inter ili al la KAE-kunlaboranto, s-ano Adamo Goralski, el Kanariaj Insuloj (Hispanujo). – En Belartaj Konkursoj, la Portugala s-ano Gonçalo Neves, ĵus elektita membro de la Akademio, akaparis la unuan kaj duan poezio-premiojn plus ties honoran mencion, dum la Hispanoj M. Gutierrez Aduriz (=Liven Dek) kaj Georgo Kamaĉo ricevis la duan, respektive la trian premiojn en prozo. – Estis notinda la ĉeesto de grandanombra junularo, kio aŭguras optimisman perspektivon por la Esperanto-Movado. – La libro-servo, kies stoko konsistis el ĉirkaŭ ok mil libroj, estis ankaŭ abunda en interesaj novaĵoj, inter kiuj troviĝis du ĵus eldonitaj verkoj de hispanaj aŭtoroj, nome » Lirikaj perloj de Al-Andalus», de Antono Marco Botella, la redaktisto de «Boletin», kaj «Survoje al universala civilizacio». de Giordano Moya Escayola, nia KAE-sekretario.
Oni elektis novan UEA-prezidanton en la persono de la Korea prof. d-ro Lee Chong-Yeong, kiu fariĝis la dua UEA-prezidanto, ĉar jam antaŭ 35 jaroj plenumis tiun funkcion s-ano Hideo Yagi. – Estis nomumata UEA-komitatano «C» nia samlandano Josep Franquesa Solé, el Lleida, kaj oni akceptis, en UEA, du novajn Esperanto-Asociojn landajn, nome tiujn de Rumanujo kaj Togolando. La pritrakton de petskribo, per kiu la Katalunregiona KEA pretendas esti agnoskata, de UEA, kiel aparta landa asocio en Hispanujo, oni prokrastis ĝis la venonta jaro. – Dum la kongrestagoj la Finna poŝto uzis specialan Esperanto-poŝtstampon por la korespondado. – Oni prezentis allogajn verkojn teatrajn kaj internacian artan vesperon, kun muziko, kantoj kaj dancoj el la tuta mondo.
Plie, ankaŭ kadre de la kongreso, okazis pluraj fakaj kunvenoj, inter ili tiuj por juristoj, turismo, verkistoj, blinduloj, federistoj, radio-redaktoroj, poŝtistoj, skoltoj k.t.p. Aparte estis organizataj, krom lanĉo de nova instrumaterialo de Esperanto, nome la vidbenda «Kurso Mazi en Gondolando», diversaj kulturaj aranĝoj, inter ili internacia kongresa universitato, kaj sekcioj pri astrofiziko, astronomio, ekonomiko, geografio, geologio, lingvo-didaktiko. medicino, psikiatrio, slavistiko, Esperantologio kaj Cseh-Seminario kun kurso laŭ tiu metodo, kies iniciatinton, la bedaŭratan pedagogon Andreo Cseh, oni solene postomaĝis koincide kun la 100-jara datreveno de lia naskiĝo, kiu ĝuste okazis la 12-an de septembro de 1995.
-6-
— imatge 4 —
En la lasta ceremonio, la Finna prezidanto de la LKK, s-ano J. Laaksonen, oficiale transdonis la simbolan kongres-flagon, kiu venontajare ornamos la 81-an UK en Prago (Ĉeĥujo), al la tiea s-ano D. Kočvara.
Por la redaktado de la supra Kongresresumo, estis parte utiligataj kaj raporto de s-ano L. Mª Hernandez Izal, kiu ĉeestis tiun Universalan Kongreson, kaj pluraj informoj ĉerpitaj el la revuoj «Heroldo de Esperanto» kaj «Esperanto».
V.H.LL.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
DAŬRE DISAŬDIGANTE ESPERANTALINGVE
Ĉu vi disponas 90-minutan sonbendon? Se jes, volu sendi ĝin al s-ro Adamo Goralski, C/ General Fanjul, 17 – 1º D. ES-38006 Santa Cruz de Tenerife (Canarias).
Post kelka tempo, vi povos tiun vian sonbendon aŭskulti jam enkadrita en veran internacian sonrevuon INBE 55 (aŭtuno 1995), kiun vi oportune ricevos senpage.
«LIRIKAJ PERLOJ DE AL-ANDALUS»
Tiu poezia verko, kiu estas ĵus eldonita de ĝia aŭtoro, la prestiĝa redaktisto de la HEF-organo «Boletin», s-ano Antono Marco Botella, estas prezentata en 327-paĝa belaspekta libro, kun formato 15 X21 cmoj, kaj ilustrita per 20 fotoj sur entute tre bona paperkvalito. Ĝia prezo por la publiko estas de 1.900 pesetoj.
Tial ke unuafoje oni verkas pri tiu historia temo, en kiu svarmas biografioj de poetoj, epokfaraj eventoj kaj kuriozaj anekdotoj, okazintaj en tiu fora epoko, tiu libro fariĝas interesa eĉ por ne amantoj de la poezio, kiuj certe ne bedaŭros ĝian akiron. Mendebla ĉe la libroservo de Hispana Esperanto-Federacio, Apartado 119. ES-47080 Valladolid.
********************************************************
ASOCIO DE VERDULOJ ESPERANTISTAJ
Nunajare tiu faka organizacio kunvenis okaze de la 2-a Eŭropo-Unia Kongreso, en Parizo (Francujo), la 3-an de junio, kaj ankaŭ kadre de la 80-a Universala Esperanto-Kongreso, en Tampereo (Finnlando), la 25-an de julio.
Post la koncernaj debatoj kaj interŝanĝo de opinioj, la organizacio AVE difinis, en tiuj internaciaj kunvenoj, sian agadon por la subteno de ekologia, sociala kaj pacema politiko inter la verduloj tutamondaj, kiujn ĝi daŭre interesigas pri la perspektivoj de Esperanto en la ekologia movado.
Tiun koncizan informon la KAE-redakcio ekstraktis el artikolo tiutema, kiun rekte ricevis nia s-anino Carme Llapart, por ĝia traduko en la hispanan lingvon.
-7-
— imatge 1 —
54-A HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO
Kiel sciate, tiu ĉi evento okazos en la turisma urbeto SALOU (Taragono). de 9 ĝis 12 de novembro 1995. Ĝia Organiza Komitato konsistas el jenaj esperantistoj, ĉiuj KAE-membroj, nome: Josep Mª Galofré Domingo, kiel prezidanto; Lluis Mª Hernandez Izal, kiel vicprezidanto: Lluis Serrano Pèrez, kiel sekretario; Santiago Torné Grau, kiel kasisto. Krome, kiel voĉdonantoj funkcias jenaj samideanoj : Vicenç Hernandez Llusera, Ramón Manau Torres, Salvador Aragay Galbany, Martí Guerrero Cots, Giordano Moya Escayola, Josep Ivern Mas, Rafael Ruiz Criado kaj Antoni Quintana Moreno.
********************************************************
ĴUSA NOVAĴO PRI TIU KONGRESO
Du distingindaj moŝtoj, nome s-ro Jordi Pujol, prezidento de la Ĝeneralitato de Katalunujo, kaj s-ro Esteve Ferran i Ribera, magistratestro de SALOU, afable akceptis esti membroj de la Honora Komitato de la 54-a Hispana Kongreso de Esperanto.
BELASPEKTA KONGRES-AFIŜO EN ESPERANTO
Krom la jam en la frontpaĝo anoncita inaŭguro de strato Esperanto, la magistratejo de Salou ankaŭ bonavole kunlaboris, en tiu kongres-aranĝo, per eldono de plurkolora afiŝo Esperantalingva.
********************************************************
REFOJE PRI LA ZAMENHOFA FESTO EN SABADELL
Insistante pri tio, kion ni jam anticipas en la fronta paĝo nº 1 de tiu ĉi KAE-INFORMILO — aktualigitajn informojn tiurilatajn volu peti tra la telefonnumero : (93) 725 01 89 — ni krome diskonigu, ke la magistratejo de la urbo Sabadell plene konfirmis la subtitolon de la strattabulo inaŭgurota kadre de tiu Zamenhof Festo. Ĝia katalunalingva teksto estos la jena :»Passatge (=Pasejo) Lluis Mimó Espinalt, verkisto kaj profesoro de Esperanto, 1913-1986″, aŭ, se la tabula spaco postulas simpligon de teksto : verkisto esperantista.
********************************************************
. . REE PRI ABONO, REABONO AŬ ABONIGO AL LA «KAE-INFORMILO»
Tiu ĉi laŭ-Fundamente redaktata periodaĵo Esperantisma kostas nur 800 pesetojn jare, kiun monsumon volu transpagi, prefere per poŝta ĝiro, al la KAE-kasisto, s-ro Santiago Torné Grau, C/ Roca, 22 -3º. 1ª ES-08208 SABADELL.
********************************************************
PLIAFOJE KUN DANKO, NI KVITANCAS DE :
s-ano Vincento Caudet Armengol, el Francujo, la monsumon de 100 francaj frankoj, kiun ni destinos, kiel kutime, por la periodaĵo KAE-INFORMILO.
-12-
— imatge 5 —
SURVOJE AL LA UNIVERSALA CIVILIZACIO
Jen la titolo de kvinĉapitra libro 205-paĝa, en formato 20 x 15,5 c/m.. Prezo:1.300 pesetojn. Originale verkita en Esperanto de Giordano Moya Escayola, kun belaspekta de s-ano Miguel Gutiérrez Adúriz aranĝita (desegnita) kovrilo, surhavanta foton de la aŭtoro kaj koncizan komentarion pri tiu lia humanisma studo, la kvara de li originale verkita libroforme.
En tiu sia ĵus publikigita volumo, s-ano Giordano Moya objektive revuas kaj analizas la diversajn cirkonstancojn, kiujn la homaro travivis ekde la neolitika epoko ĝis la ĵusa aktualeco. Per glata, facile komprenebla rakontmaniero, la aŭtoro defiligas, sub la lenso de lia aŭtoritata rezonado, la plej gravajn eventojn okazintajn en nia terglobo.
En specifa aludo al aktualaj problemoj de socia organizado en la tuta mondo, s-ano Giordano Moya kuraĝe proklamas, ke hodiaŭ ne estas dezirinda ŝtata disdivido de la mondo laŭ etnoj. La kreskanta interkomunikado inter la diversaj mondpartoj — li diras — iom post iom kunfandos ĉiujn etnojn. Kontraŭstari tiun antaŭvideblan fakton, tio estas nura revo retroirigi la socion al pasintaj kaj ne dezirindaj sociaj kondiĉoj. La plej bona socia organizado — tiel li opinias — povas esti la teritoria federalismo, kun civitaneco laŭ loĝteritorio, ne laŭ etnoj, kaj kun dua civitaneco tutamonda.
Sekve, s-ano Giordano Moya montras sin firma partiano de tutamonda unuiĝo, kiu ne devas signifi la perdon de propraj kolektivaj identecoj tradicie hereditaj; tamen super tiuj moroj kaj kutimoj devas regi humana penso, komuna al la tuta homaro. Oni devas ĝeneraligi spiritan aŭ kulturan movadon, por disvastigi la konsciiĝon kaj senton pri unuiĝo de la homaro. Nur sur tiu baza pensmaniero estas eble starigi liberan mondorganizon. Tiu kultura movado ekzistas jam nun. Ĝi aperis antaŭ iom pli ol cent jaroj. Ĝi nome estas la Esperantismo, kun sia supernacia lingvo Esperanto kaj ties ideologio, la Homaranismo, ambaŭ iniciatitaj de D-ro Zamenhof.
Kaj parolante pri Esperanto — li daŭrigas — oni envenas en la lingvoproblemon. Ne estas dubo pri tio, ke la lingvoproblemo estas nun akuta. La vastaj lingvoj ne estas sufiĉe vastaj por esti ĉie komprenataj. La etnaj lingvoj taŭgas nur hejme. Ne estas eble lerni ĉiujn lingvojn. Estas necese do, ke super ĉiuj etnaj lingvoj staru sennacia kaj neŭtrala lingvo, komuna al ĉiuj homoj. Tiu lingvo estas Esperanto. Nun certagrade funkcias kiel internacia lingvo la Angla, kaj en la deknaŭa jarcento la Franca ludis tiun rolon. Eble, en malproksima estonteco, la Germana povus ludi tiun rolon en Eŭropo, dum la Japana aŭ eĉ la Ĉina povus havi samacelan rolon en Azio. Tiuj naciaj lingvoj, en sia internacia rolo, povas taŭgi por la scienco, la tekniko, la komerco kaj eĉ la turismo, sed ili ne utilas por la homara interkompreniĝo, kaj sen tia interkompreniĝo nur povas estiĝi tutamonda subprema imperio…
Agnoski internaciajn lingvojn, jen de hegemonia potenco, jen de pluraj grandaj potencoj, ne solvos la problemon de komunikado, kaj des malpli tiun de la interkompreniĝo. La supernacia lingvo Esperanto estas do nepre necesa por
-8-
alporti kaj ĝiatempe firmigi la unuiĝon de la homaro. Ĝi estis kreita de D-ro Zamenhof, kaj nun estas jam sufiĉe disvastigita kaj disvolviĝinta por ludi sian supernacian rolon. Ĝi nur bezonas ĝeneralan disvastiĝon. Aldone al la lingvo Esperanto, kiel dirite, D-ro Zamenhof ankaŭ formulis la t. n. Homaranismon, kiel plifortigitan Esperantismon. Laŭ ĝi oni apartenas al la homaro, sed ankaŭ oni devas konscie senti sin membro de la homara familio, kaj konsekvence agi. La Esperantismo liveras la novan senton, kiun proklamas La Espero, survoje al la universala civilizacio.
Per tiu ĉi de ni substrekita frazo, identa al la titolo de lia libro, s-ano Giordano Moya Escayola finas sian objektivan revuadon tutamondan. Konklude, same la enhavo de tiu verko, cetere identigita kun la spirito de Esperanto, kiel ĝia lingvaĵo, kiun, escepte de kelkaj preseraroj, ni trovas agrable simplastila kaj klare komprenebla, certe meritos – tion ni esperas kaj deziras – la laŭdon de ĉiuj ĝiaj gelegantoj, kiuj sendube ne pentos esti akirintaj tiun libron por sia biblioteko.
Ĝi estas aĉetebla ĉe libroservo de la Hispana Esperanto-Federacio, Apartado 119, ES-47080 Valladolid, aŭ ĉe Librovendejo Esperanto, C/ Carreras Candi, 34-36. ES-08080 Barcelono.
***********************************************************
REFOJA PROPONO DE LA KAE-DELEGACIO DE SABADELL
Kun neestingebla optimismo, ĝi nunajare kandidatas, per la ŝajne bonasorta nº 24436, al iu el la plej bone dotitaj premioj de la Kristnaska Loterio, okazonta la 22-an de decembro 1995.
Oni jam disvendas tiun numeron po entute 300 pesetoj por bileto, en kiu monsumo estas inkludite 20-procenta donaco, destinota por la diskonigo de la Zamenhofa Lingvo. De enlandaj Esperanto-kluboj, eventuale interesataj partumi en tiu «bonaŝanca» loterio-numero, la loka KAE-Delegacio volonte akceptos minimuman mendon de 10 biletoj (*), kies ĉioman monsumon, t.e. 3.000 pesetojn, oni volu mendi kaj samatempe antaŭpagi, laŭeble per poŝta ĝiro, al KAE-prezidanto, s-ano Josep Mª Galofré Domingo, C/Canonge Joncar, 122 D. ES-08208 Sabadell. Faksilo 34 – 3- 7168514.
(*) La biletoj, kiuj pro oportuneco estas Katalunalingve presitaj, estos sendataj per registrita poŝto.
FUNEBRO PRO LA FORPASO DE VETERANO
La 9-an de aprilo, forpasis 91-jara en Barcelono s-ano J.Alberich Jofré, frato de la katalunaj esperantistaj veteranoj, Frederiko kaj Tomaso Alberich Jofré. Al liaj familianoj, nian sinceran kondolencon.
-9-
— imatge 6 —
ESPERANTO-LIBROJ POR LA KAE-BIBLIOTEKO
Geedzoj Aragay – Sobré, el Sabadell, memore al sia familiano, la forpasinta esperantisto tiuurba, s-ano Sobré, donacis al nia Asocio jenajn Esperanto-verkojn: Gramatiko kaj vortaro de Esperanto, verkita de la iama Lingvokomitatano d-ro J.Bremón Masgrau; Verdkata testamento, otiginale verkita de Rajmondo Schwartz; Insulo de feliĉuloj, traduko el la Sveda lingvo, de Oskaro Frode; La vojaĝoj kaj mirindaj aventuroj de barono Munschausen, traduko, el la angla lingvo, de J.D. Applebaum; Rimportretoj, galerio de Esperantaj steloj, originale verkita de la iama Akademiano Kolomano Kalocsay; Datoj kaj faktoj pri la paca movado, traduko, el la Sveda lingvo, de Anna T. Nilson; La sonĝo de Makaro, traduko, el la Rusa lingvo, de M. Ŝidlovskaja; kaj dudirekta Esperanto -Katalunalingva poŝtvortareto, el la serio de la ĝiatempe tre uzataj lingvoŝlosiloj.
Krome, ankaŭ ni ricevis de s-ano Giordano Moya Escayola, por nia KAE-biblioteko, du ekzemplerojn de lia originale en Esperanto verkita libro «Survoje al universala civilizacio», kies recenzon oni povas legi en tiu ĉi KAE-INFORMILO
La organizacio «Kultura Asocio Esperantista» kore dankas kaj la familion Aragay – Sobré, kaj nian amikon Giordano Moya Escayola, pro tiuj iliaj altruismaj librodonacoj.
LA ĈIAM AKTUALAJ DEK DEVOJ DE ESPERANTIST(IN)O
- Bone sciu la lingvon, traktu ĝin kun respekto, kaj lasu la versfaradon al la poetoj.
- Esperanton uzu parolante, studu legante kaj ne fuŝu skribante.
- La plibonigistoj diskutu: vi Fundamenton sekvu kaj al ĝi fidela restu.
- Propagandu ĉiam, ne ĉie, klarigu, ne prediku, rakontu faktojn, ne esperojn.
- Kion vi povis lerni nur en unu semajno, tion ne instruu en unu horo; el malgravaĵoj ne faru regulon, kaj el regulo ne faru malgravaĵon.
- Verkante en Esperanto, ne kredu interesa, kion nacialingve neniu legus; ne imagu, ke preseraroj plibeligas libron; ne malesperu, se mankas aĉetantoj.
- Enskribu vin en la grupon; la kunvenon vizitu; Esperanton parolu.
- Atentu, ke Internacia Lingvo vivos nur per uzado; memoru, ke tial internacia organizacio estas necesa.
- Legu gazeton, por ke vi konu novajn faktojn; abonu, por ke ĝi povu ekzisti; kunlaboru, por ke ĝi estu interesa.
- Por Esperanto kiel Movado agu, por ĝi kiel realaĵo pagu; kaj kiel altan idealon konservu ĝin en via koro.
[REKLAMO p.6] LA KOSMOLOGIO DE MARTINUS — Logika vivoklarigo, kiu kondukas al pozitiva vivoteniĝo, kaj al pacaj kaj harmoniaj rilatoj inter homoj. Legu pri la kosmologio en la nova revuo KOSMOS. Petu senkostan provoekzempleron ĉe Martinus-Instituto, Mariendalsvej 96, DK-2000 KOPENHAGO F, Danujo. Tel. + 45 3834 6280 – Fakso + 3834 6180
-10-
LERNU PER ALIULAJ ERAROJ, KIES FONTON NI REZIGNAS CITI
» La apuda vorto ne devas esti komprenata laŭ sia (ĝia!) vera senco». Ĉar en la sintagmo «esti komprenata» ja kaŝiĝas subjekta ago, nome : «de oni», por la supra frazo nur taŭgas la apliko de la interkrampa «ĝia», kiu logike rilatas al «vorto».
Komparu la saman frazon en aktivo : «La apudan vorton oni ne devas kompreni laŭ ( ne «sia», kies signifo estus «onia», sed) ĝia vera senco.
Ĝeinteresatoj ĝisfunde koni la laŭ-Fundamentan aplikon de tiuj gramatikaj nuancoj, volu konsulti la verkon «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto» kaj ĝian «Komplementa Volumo», entute konsistantan el du libroj, aparte aĉeteblaj ĉe la libroservo de Hispana Esperanto-Federacio, Apartado 119 ES-47080 Valladolid
***********************************************************
DUA ATLANTIKA PLONĜADO
Sub tiu titolo, la Portugala Esperanto-Junularo organizas, de 10 ĝis 12 de novembro 1995, turisman E-programon, kiu precipe centriĝas en la bela strandohava vilaĝo TROIA, situanta je 40 kilometroj sude de Lisbono, apud la mezgranda urbo SETUBAL.
Tiurilatajn informojn petu al : Portugala Esperanto-Junularo, Rua Dr. João Couto 6 r / c A, PT-1500 LISBOA (Portugalujo).
***********************************************************
IDEALA KAE-METODO, POR LERNI ESPERANTON HEJME
Tiu ĉi 16-leciona kurso, kun riĉa ekzercaro plus dudirekta vortareto Esperanto-Kastilialingva, kostas nur 3500 pesetojn, en kiu prezo estas inkludite, krom monatotria ricevado de la periodaĵo KAE-INFORMILO, enhavanta taŭgan tekston, por efika praktikado de la lingvo, ankaŭ speciala kasedo, kun modela Esperantalingva prononcado realigata de la tre kompetenta esperantisto Aŭstralia, s-no Milan Sudec.
Ĉiuj mendoj, faritaj de geinteresatoj dezirantaj enskribi sin en tiun favoraprezan kurson, estos traktataj nur post ilia koncerna antaŭpago, kiun oni volu efektivigi, nepre per poŝta ĝiro, por tiel eviti kromajn kostojn, al : KAE-KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO, C/ FONT NOVA, 32, telf. (93) 7272 50 21. ES-08202 SABADELL (Barcelona).
***********************************************************
VETERANA ESPERANTISTO, AMIKO NIA, FORPASIS EN ISRAELO
La 5-an de aŭgusto 1995, mortis 89-jara, en Eyn-Karmel (Israelo), s-ano Josef Israeli, malnova korespondamiko de la redaktisto de la KAE-INFORMILO, kiun li periode ricevis kiel abonanto. Al lia filo, kiu informis nin pri lia forpaso, kaj al la cetera familio, la organizacio KAE transdonas sian korsentan kondolencon.
-11-
2a època, núm. 13, hivern de 1996

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 13, hivern de 1996.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 56,5,79,27] Emblemo de KAE: flirtanta flago kun kvinpinta stelo kaj granda surskribo «kae», ĉirkaŭita de radioj; sur la bendo «Kultura Asocio Esperantista» kaj «Associació Cultural Esperantista», malsupre «Katalunujo».
C/. Montseny, 5, 1-er ES – 08208 SABADELL
C/. Menéndez Pelayo, 65. ES – 08223 TERRASSA
KAE-Informilo
( DL. Num. B. – 42645 – 92 )
Nº 13 – Dua epoko. Deka aperjaro. Monatotria. Vintre de 1996
POSTOMAĜO, KADRE DE LA ZAMENHOFA TAGO, EN LA URBO SABADELL
Kiel jam diversafoje anoncite en nia «KAE-Informilo», la 16-an de decembro 1995, koincide kun la tradicia Zamenhofa Festo, tiumonate solenanta la 136-jaran datrevenon de la naskiĝo de la Majstro, oni oficiale inaŭguris, en la urbo Sabadell, centran pasejon kun la nomo de nia bedaŭrata KAE-ano, la eminenta gramatikisto Luiso Mimó Espinalt, iniciatinto de la tiel konata «Analiza Skolo», racia metodo de perfektigo lingvistika, bazita sur rigore laŭ-Fundamentaj reguloj.
Samatage, post depono de valora florbukedo sur la piedon de la Monumento al D-ro Zamenhof, la tie ĉirkaŭ cent rendevuantaj geesperantistoj sin direktis al proksima pasejo, situanta en la centro de moderna kvartalo de la urbo Sabadell, inter «Hotelo Aleksandra» kaj la en Hispanujo tre grava firmao «El Corte Inglés», ĉe kiu pasejo la KAE-Prezidanto, s-ro J.Mª Galofré Domingo, post amikecaj salutvortoj kaj por la familio Mimó, kaj por la ĉeestantaj gesamideanoj, reliefigis la gravan signifon, kiun havas por la Esperanto-Movado tiu postmorta omaĝo memore al kara s-ano Luiso Mimó Espinalt, kies esperantisteco — li emfazis —
[BILDO p.1 | 61,56,77,84] Portreta foto de Luiso Mimó Espinalt, kalva maljuna viro kun okulvitroj, en jako kaj kravato. Subskribo: «Luiso Mimó Espinalt».
-1-
REGLAMENTA KAE-ASEMBLEO, OKAZONTA EN JANUARO-1996
La Ĝenerala Kunveno de la organizacio «Kultura Asocio Esperantista» havos lokon jam la 20-an de januaro 1996, en salono de la institucio «Centre Cívic de la Creu Alta», ĉe strato Mayor 70, en la urbo Sabadell. Tiu laŭstatuta kunveno, komenciĝos posttagmeze, je la 16,30 horo en unua kunvoko, kaj horduonon poste, t.e., je la 17-a horo, en dua kunvoko, sub la jena tagordo:
…
1)-Legado kaj eventuala aprobo de la antaŭa protokolo. 2)-Detala informo pri la Asocia agado dum 1995. 3)-Aktuala kontostato de la Asocio kaj ties Delegacioj. 4)-Informado pri la pasinta «54-a Hispana Kongreso de Esperanto». 5)-Analizo de kelkaj sugestoj, ŝprucintaj el tiu kongreso, inter ili de tiu celanta rajtigi skriban partoprenon, de ĉiuj HEF-membroj, en precipe gravaj temoj debatotaj en la ĉiujaraj «Ĝeneralaj Kuvenoj». 6)-Parta anstataŭigo aŭ revalidigo de la ĝisnuna KAE-estraro, por kiu aldone estos elektataj tri novaj postenoj, laŭleĝe jam aprobitaj. 7)-Interŝanĝo de opinioj pri la nuna kaj futura KAE-aktivado, kun prezento de proponoj aŭ sugestoj, kiujn oni laŭeble konsideros.
…
La KAE-estraro restos danka, se ĉiuj gemembroj klopodos akurate ĉeesti tiun Ĝeneralan Kunvenon, kio faciligos ĝian taskon. Do, ĉiu memoru, ke oni atendas vin en la venonta 20-a de januaro 1996.
Anticipan dankon
KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA DE KATALUNUJO-KAE
REFOJE, «ESPERANTO-BABILADOJ»
KAE invitas ĉiujn gesamideanojn senescepte, ke ili venu preni parton en tiuj niaj «Esperanto-babiladoj», kiuj ree okazos la 18-an de februaro 1996, ĉe la kutima adreso de L.Serrano Pérez. str. Font Nova, 32. 08202 SABADELL. Organizas KAE.
-12-
— imatge 2 —
[BILDO p.2 | 7,4,39,32] Foto de la strata nomtabulo: «PASSATGE DE LLUÍS MIMÓ / LLUÍS MIMÓ I ESPINALT / SABADELL 1913 – 1986 / ESCRIPTOR I PROFESSOR D’ESPERANTO».
por ĉiam mencios la nomtabulo de tiu ĵus inaŭgurita pasejo. Tuj sekve faris uzon de la parolo la magistratano pri kulturo de la urbo Sabadell, s-ro Xavier Moreno Rico, kiu montris sian simpation por la laŭdinda agado de la esperantistaro en sia celo havigi al la tutamondaj popoloj, tiun supernacian vehiklon de kulturo, kiu ja estas la lingvo Esperanto. Kaj aludante al la tiumomente ĵus inaŭgurita pasejo, s-ro Moreno Rico konkludis jene : Ĉar la urbojn konsistigas iliaj stratoj, placoj kaj enloĝantoj, estas ja tute logike, ke la nomoj de iam elstaraj personoj de la loko, kiel tiu de la Sabadell-a esperantisto Luiso Mimó Espinalt, devos honore figuri en iu el la stratoj, pasejoj aŭ placoj de la respektiva urbo. Entuziasmaj aplaŭdoj premiis lian intervenon.
Fine, la loka s-ano Vincento Hernandez Llusera legis koncizan oracion, de li redaktitan, pri la tiutage postomaĝata KAE-ano, komence en Esperanto, kaj tuj poste en ĝian Katalunalingvan tradukon, kies enhavo tekstis jene : Estimataj samurbanoj kaj esperantistoj ! Kiel amiko de Luiso Mimó Espinalt, jam de kiam ni ambaŭ estis junaj, ankaŭ en la posteco, dum la longa tempo de nia strebado por Esperanto, mi volas rimarkigi, en tiu ĉi festo de postomaĝo al lia persono, du el la kvalitoj, kiujn mi plej aprecis en nia amiko, nome lian honestecon kaj ankaŭ lian kuraĝan temperamenton. Kaj, konkrete limigante min al la kampo esperantista, mi povas certigi, ke s-ano Luiso Mimó Espinalt estis kaj estas konsiderata, ĉie en la mondo, kiel unu el gramatikistoj de Esperanto plej prestiĝaj pro lia pozitiva tasko por ĝia maksimuma perfektigo, pri kiu li fariĝis aŭtoritata kompetentulo. Sekve, kiel amiko kaj lernanto lia, kaj ankaŭ nome de la veteranaj esperantistoj de la urbo Sabadell, mi esprimas la plej koran dankon al la lokaj instancoj pro la inaŭguro de tiu ĉi pasejo kun lia nomo, kio plenigas per ĝojo la koron de ĉiuj geesperantistoj. Kaj ankaŭ nian dankemon al la ĉeestantoj de tiu ĉi evento. Tuj post la fino de tiu oracio, memore al s-ano Luiso Mimó Espinalt, oni enmanigis belan florbukedon al lia vidvino, samideanino Terezino Lladós Castellet, kiu danke ricevis ĝin meze de emocia etoso reganta ĉies korojn. Koncizan biografion de s-ano Mimó Espinalt, en Esperanto kaj en ĝia Katalunalingva traduko, delikate presitan kun lia foto, oni distribuis al ĉiuj personoj ĉeestantaj tiun aranĝon.
-2-
Sekvis, posttagmeze, sobra bankedo, ĝuste partumata de 62 kunmanĝantoj, en grava restoracio loka, kies direkcio, daŭrigante sian tradician kutimon, donacis belan memoraĵon el metalo, tiuokaze kun gravurita dediĉo en Esperanto, al la familio Mimó Espinalt. Kiel kuriozaĵon, jen ĝia teksto : «La RESTORACIO AVENUO kore solidarigas sin kun la postomaĝo al la loka esperantisto, s-ro Luiso Mimó Espinalt. Sabadell la 16-an de decembro 1995».
Ĉe la postmanĝa babilado, en kiu daŭra interŝanĝo de proponoj kaj projektoj por nia Movado rimarkeble abundis, oni dislotis, donace de la Sabadell-a KAE-Delegacio, ses librojn el la verkaro de Luiso Mimó Espinalt. La festo finiĝis kun ankoraŭ viglaj konversacioj inter la diversurbaj gesamideanoj, tra kies vizaĝoj estis videble reflektata ilia ĝojo pro la ĵus travivita Esperanto-evento. La du lokaj ĵurnaloj anticipe anoncis kaj poste kronikis, ilustrante ĝin per fotoj, tiun esperantistan okazintaĵon.
Raportis : Analizaskolano
3ª INTERNACIA, KULTURA KAJ TURISMA ESPERANTO-SEMAJNO
Organizite de la Hispana Fervojista Esperanta Asocio, kaj sub la aŭspicioj de la Hispana Esperanto-Muzeo, ĝi okazis de 4 ĝis 11 de novembro 1995, en la Mediteranea urbeto SALOU (Katalunujo).
Dimanĉe, la 5-an de novembro, en ĝia inaŭguro, s-rino Dolors Oliva, magistratanino por kulturo en Salou, nome de ĝia Patrona Komitato por Turismo kaj Komerco, per afablaj salutvortoj akceptis la geesperantistojn, al kiuj ŝi deziris feliĉan restadon en Salou, kvazaŭ ili troviĝus en propra hejmo. Sekve, s-ano Salvador Gumá, post lia prezento fare de s-anino Luz Vazquez, disertis pri «Esperanto kaj Esperantismo», pledante por la klasika lingvo. Posttagmeze invitite de la magistratestro, s-ro Esteve Ferrán, ni ĉirkaŭveturis la urbon per senrela trajneto turisma. Vespere, profesorino Carla de Lorenzi prezentis la novan Esperanto- videokurson Mazi; kaj nokte, la Havaneca ensemblo «Kvar ventoj» kantis, en akompano de gitaro kaj akordiono, popolajn kantojn Havandevenajn, la Katalunalingve tiel nomatajn «havaneres». Tiun feston oni finis per la kutima disgustigo de varma trinkaĵo el rumo.
La plej grava programero de la «Semajno» ja fariĝis la Ĉe-metoda Esperanto-Kurso, gvidata de s-anino Carla de Lorenzi. En tiu pasintajara Esperanto-Kurso ĉeestis pli da interesataj gelernantoj ol en la du antaŭaj.
Ankaŭ elstaris, el la «Semajna» programo, la interveno de konataj esperantistoj, kiuj laŭvice prelegis sub jenaj temoj : «Kion celas la esperantista movado?», fare de s-ano Giordano Moya, kiu detale reliefigis la paroladon de D-ro Zamenhof en la 6-a Universala Esperanto-Kongreso, okazinta en Vaŝingtono la jaron 1910. En ĝi la Majstro specife konigis sian kriterion, laŭ kiu la precipa celo de la Esperantismo, nome devas esti la unuigo de la homaro. Sekve, s-ano Giordano Moya prezentis, kune kun ĝia eldonisto s-ano Salvador Aragay, sian Esperantalingvan verkon «Survoje al universala civilizacio». Lunde nokte, s-ano
-3-
— imatge 3 —
Ricard S. Güell projekciis filmojn kaj deklamis poeziojn. Marde, s-ano Güell mem prelegis pri «Jarcento de la kino-naskiĝo», kaj ĉiunokte li daŭrigis la projekciadon de filmoj, fine prezentante tiun titolitan «La ĥimero de l’ oro», kies protagonisto, la iam fama Charlie Chaplin (Charlot), parolas en Esperanto tra la propra voĉo de s-ano Ricard S. Güell. Ĵaŭde, matene, prof. Iaroslav Matvijiŝin, prelegis pri sia lando Ukrajno, priskribante ĝiajn belaĵojn, kaj supraĵe traktante pri la aktuala mizerigo de lia nun sendependa lando. Posttagmeze. s-ano Paskalo Pont prelegis pri la «Transa Lingvo», kronikante la historion de la lingvoj, ekde ilia parola origino en la pratempo ĝis kiam, antaŭ kvin mil jaroj, aperis la skribo. De tiam, danke al la skribo, la lingvoj fariĝis la plej gravaj vehikloj de la tutamonda kulturo. Vendrede prelegis s-ano Luis Serrano pri toleremo, asertante, ke dum regas socia maljusteco, oni ne povas estis tolerema pri maljusteco, kaj konkludis dirante, ke kiam la socio fariĝos justa, ne aperos konfliktoj, kaj tial toleremo ne estos plu bezonata.
Dum la «Semajno» okazis tri turismaj ekskursoj duontagaj, du matenaj al Reus kaj Taragono, kaj unu vespera al Monaĥejo de Poblet. En Reus, ni vizitis la Prioran Preĥejon Sankta Petro, la teatron Fortuny, kaj la domon Navàs, el modernisma stilo, identa al tiu de la Palaco de Muziko en Barcelono, ambaŭ konstruitaj de la arkitekto Domènech i Martorell. En Taragono ni admiris ĝiajn Romanajn ruinojn, la katedralon kaj ni finis la viziton per promenado laŭlonge de la Romanaj muregoj tieaj. La ekskurso al Poblet inkludis viziton, en Espluga de Francolí, de la tiuurba muzeo pri kampara vivado «La saĝeco de la populara Katalunujo», en kiu estas prezentataj, sub figuroj skulptitaj laŭ la arta skolo de Olot, la forpasintaj metioj kaj tradicioj. En la sama urbo ni poste vizitis la kavernon «Pli Granda Fonto». Tiu kaverno, ĝiatempe loĝata de primitivaj homoj, kaj de antaŭ ne longa tempo ankoraŭ vizitebla, enhavas, laŭ sia longo, muzeon pri neolitika epoko. Vendrede nokte, la 10-an de novembro 1995, la prezidanto de la Internacia, Kultura kaj Turisma Eperanto-Semajno, s-ano Luiso Mª Hernandez Izal, fermis tiun pasintajaran eventon.
Raportis Giordano Moya Escayola
LI TRANSLOKÍS SIN EN NOVAN DOMICILON
Efektive, ekde januaro 1996, la nuna adreso de la redaktisto de la KAE-Informilo, nome estas la jena : Vincento Hernàndez Llusera, C/ Antoni Cusidó, 6 B, 2º 2ª. ES- 08208 SABADELL (Katalunujo)
ABONU, REABONU AŬ ABONIGU LA «KAE-INFORMILO»-N
Tiu ĉi laŭ-Fundamente redaktata periodaĵo, specife Esperantisma, kostas nur 800 pesetojn jare, kiun monsumon volu transpagi, laŭeble per poŝta ĝiro, al la KAE- kasisto, s-ro Santiago Torné Grau, C/ Roca 22, 3º. ES-08208 SABADELL (Katalunujo)
-4-
54-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO
Raportis: LUIS SERRANO PÉREZ
Ĝi okazis en Salou, (Katalunujo) de la 9-a ĝis la 12-a de novembro 1995. Kiel sciate, nia pasintajara Kongreso naskiĝis kun grandaj limigoj. Ĝis la monato marto, la duboj, kie ĝin okazigi, bremsis veran organizadon. Fine, kaj danke al la afableco de la aranĝantoj de la «3-a Internacia, Kultura kaj Turisma Esperanto-Semajno» kaj al la decida kunlaboro de la «Kultura Asocio Esperantista» = KAE, oni povis anonci la Kongreson en Salou. Prezentiĝis multaj problemoj kun la «Hotelo Beldevere», kiu promesinte ĉiujn necesajn ĉambrojn, poste retiris sian promeson rezervi ilin; nur post pacienca insisto, ni fine ricevis kelkajn. Tamen, estas vero, ke ni laŭvole movis nin en tiu hotelo, kie oni disponigis al ni belan salonon tute senpage.
Konstante malpliboniĝas la seriozeco por aliĝado al la Kongresoj. En tiu de Salou estis 86 gealiĝintoj, el kiuj 23 bedaŭrinde énskribis sin surloke. Al tio oni devas aldoni, ke ĝia Organiza Kongreskomitato devis esti lokita en Sabadell, minimume 130 kilometrojn de Salou. Eble tiu detalo estas unika en la organizdo de niaj kongresoj.
Sub la gvido de la HEF-prezidanto, s-ro Alonso, kaj de la HEF-kunordiganto M. Gutierrez Adúriz, la kongreso malvolviĝis «en trankvilaj akvoj». Krom iuj kunvenoj de la HEF-estraro, kiujn la subskribinto ne ĉeestis, meritas specialan rimarkigon la jenaj kvar prelegoj, okazintaj dum la Kongreso, kvankam la du unuaj havis lokon en tagoj «apartenantaj» al la «3-a Internacia, Kultura kaj Turisma Esperanto-Semajno». La prelego de s-ro Paskalo Pont havis kiel bazon la rolon de la lingvo en la vivo de la homaro; lingvo surpaperigita per skribado estas – li diris – la plej riĉa arkivo de la homa historio. Lia prelego estis titolita «La transa lingvo», kies enhavo estas jam de li bone klarigita en sia Kastilialingva verko kun sama titolo. La dua prelego estis tiu de la subskribinto ( kies kompleta teksto estas disponebla al ĉiuj geinteresatoj, skribante al mia adreso, Font Nova 32, 08202-Sabadell). «Tolero» estas ĝia titolo. La tuta enhavo de la prelego temas pri la malbona eduka situacio, en kiu malvolviĝas nia socio, pro kio ni konstante devas alvoki la toleremon, kiel nuran rimedon por iomete mildigi niajn misagojn. Nia amiko Miguel Fernández refoje regalis nin per tiuj siaj dolĉaj vortoj kaj parolmaniero, kiuj ensorĉas ĉiujn geaŭskultantojn. Lia tuta prelego estis vera kanto al la amo; kiel kutime li aldonis al ĝi tiujn realajn kantojn de la Andaluzia folkloro, kaj kiel en aliaj okazoj, neniu volis, ke li jam finu sian paroladon. La kvara kaj lasta prelego, kies titolo ne estis anoncita, havis kiel protagoniston nia s-ano Juan Antonio Cabezos, advokato el Murcio kaj nuna prizorganto pri leĝaj temoj de «Fundación Esperanto». Lia prelego, okazinta en la Hispana lingvo, estis vera katedra leciono pri la kondiĉoj, sub kiuj funkcias la «Fundación» (=Fondaĵo) kaj pri la ebleco akcepti monon aŭ kiel ĝin elspezi, ĉiam laŭ la ekzistantaj leĝoj Hispanaj. En la propra organizado de HEF, eble ni devas rimarkigi, ke ĝi nunamomente havas ĉirkaŭ tri milionojn da pesetoj, danke al la favora saldo atingita per la okazigo de la Universala Esperanto-Kongreso de UEA en Valencio. Tiu monposedo levis etan diskuton pri la maniero kiel investi la
-5-
— imatge 4 —
ricevitan monon, por eltiri el ĝi maksimume grandan profiton. Jam en la financa tereno, oni decidis plialtigi la HEF.kotizon je 10 procento.
Ni havas novan sekretarion en la persono de Manuel Parra Benito, junulo el Madrido, kaj pri la intergrupa organizado sin okupos s-ano Augusto Casquero. Ŝajnas, ke homoj relative junaj estas pretaj akcepti postenojn en HEF, kvankam oni anoncis, ke, almenaŭ nunamomente, ne ekzistas HEJS-organizacio. Kiel ĉiam okazas, estis prezentataj multaj projektoj por la estonteco, inter ili tiuj pri la kursoj en la universitatoj de Santiago de Compostela kaj Valencio. Ni vidos la rezultojn. Nia aktiva s-ano Gutiérrez Aduriz proponis starigi samatempan Esperanto-kurson en la tuta Hispanujo, prefere uzante lernolibron verkitan de li. Denove ni vidos la rezultojn. Pri la petskribo de la Katalunregiona KEA, per kiu ĝi pretendas esti agnoskata, de UEA, kiel aparta landa asocio en Hispanujo, al kio ankaŭ rajtus nia KAE, se iel la menciita UEA modifus sian tiurilatan statuton, oni nenion detalis, kvankam la HEF-prezidanto s-ro Alonso anoncis, ĉe la fermo de la Kongreso, ke tiu problemo estas jam solvita. Inter ni troviĝis, kiel kongresano, la KEA-prezidanto, s-ro Josep Franquesa.
En la prezentado [?] de libroj, s-ano Gutiérrez Adúriz konigis tiun pri la videokurso Mazi, je la unua fojo montrita en Eŭropo, sed la juvelo int[nelegebla] proponitaj verkoj, nome estis «Lirikaj Perloj de Al-Andalus», verkita de A. Marco Botella, kiu libro estas ne nur unika en la Esperantuja mondo, sed ankaŭ en aliaj sferoj de la internacia kulturo. Niaj senlacaj ges-anoj Rafaela kaj Luis venis, el Valladolid,kun sia HEF-librostoko, kaj tre verŝajne ilia prizorgata disvendado de ekzempleroj diversatemaj rezultis kontentiga.
Fine ni menciu la inaŭguron de strato Esperanto, en loko apuda al la strando, kien la gekongresanoj sin direktis en privataj aŭtoj kaj en turisma trajneto, eskortataj de du municipaj gardistoj, fronte veturantaj sur motorcikloj. Ĉeestis tiun ceremonion la urbestro de Salou, kiu aŭtoritatulo havis afablajn vortojn por la gekongresanoj kaj por nia Movado ĝenerale. Tiu loka strato Esperanto estas nunatempe mallonga, sed kiam la fervojo estos situigita en alia jam planita loko, ĝi estos unu el la plej gravaj arterioj de la urbo. Danke respondis al la urbstro, nia KAE-prezidanto, s-ro Josep Mª Galofré, kiu, memore al tiu evento, krome enmanigis al li artan pergamenon kun la jena Zamenhofalingva teksto: «En la nomo de ĉiuj esperantistaj gekongresantoj, al s-ro Esteve Ferran i Ribera pro lia apogo al la realigo de la 54-a Hispana Kongreso de Esperanto». Tiu ĉi dankatesto estas subskribita de la menciita KAE-prezidanto s-ro Galofré kaj de s-ro Alonso, prezidanto de HEF.
Oni disdonis la premiojn de «Fundación Esperanto», la unuan al la redaktisto de la UEA-organo «Esperanto», s-ro István Ertl.
La livero de la tradicia «Premio Klara Silbernik», bedaŭrinde ne havis la aliajarajn ĉarmo kaj allogo pro la neebla ĉeesto de ĝia premiitino, s-rino Maribel Alonso, en la koncerna ceremonio. Eĉ ŝia edzo, s-ano Juan Carlos Ruiz Sierra, kiu fine atingis Salou-on, malgraŭ la tiudataj problemoj trafikaj, ne povis ĝui la tiurilatan programeron.
Por la jaro 1996, la HEF-Kongreso havos lokon en Murcio.
-6-
KVIZO
Kvizo pri dek Georgoj
BERNARD GOLDEN
Unu el la plej oftaj viraj nomoj en Esperantujo estas Georgo, kiu povas aperi aŭ en la gepatra lingvo de la koncerna persono, aŭ en la esperantigita formo Georgo. Kelkaj el la Georgoj servas kiel parto de plumnomo aŭ pseŭdonimo. Jen dek informoj pri Georgoj de la pasinteco kaj de la nuntempo. Sekvas listo de la dek nomoj sed laŭ alia vicordo. Ĉu vi povas ligi ĉiun Georgon kun la frazo, kiu informas pri li?
- La nomo aperas en la titolo de triakta komedio de la franca dramverkisto Moliere. D-ro Zamenhof tradukis ĝin en Esperanton, kaj ĝi estis publikigita en 1908.
- Oficisto, kiu esperantistiĝis en 1908, estis siatempe avangarda poeto. Libroj kun liaj poemoj aperis en 1912 kaj 1957 (Elektitaj verŝaĵoj 1909-1956).
- Unu el la pseŭdonimoj de Gaston Waringhien aperis kiel aŭtoro de poemoj en Dek poetoj (1934) kaj de libro kun originalaj poemoj. Duonvoĉe (1939). Li supozeble estis panamano kaj modisto laŭprofesie.
- Ankoraŭ unu pseŭdonimo, en kiu Varinghien uzis la individuan nomon Georgo, estis la aŭtoro de La Travestita Muzo, malgranda broŝuro kun erotikaj poemoj, eldonita en Parizo en 1950.
- Fama verkisto, kies vera nomo estis Eric Blair, pseŭdonime verkis faman politiksatiran romanon. La Bestofarmo, kiun esperantigis Gerald Tucker, estis publikigita en 1970.
- Kuracisto-esperantisto, kiu estis profesoro pri jurmedicino ĉe la universitato de Torino, servis kiel prezidanto de UEA en la periodo 1956-1960. Portas lian nomon fondaĵo de UEA, kiu helpas membrigi en UEA homojn en landoj kun transpagaj malfacilaĵoj.
- Eseisto kaj literaturisto aperigis [?] siajn romanojn, novelojn kaj dramojn sub la plumnomo Julian Modest.
- Metia agordisto de pianoj uzas la pseŭdonimon Serĝo Elgo por siaj romanoj verkitaj originale en Esperanto.
- Tiu ĉi esperantisto, kiu siatempe estis la ĉefredaktoro de la revuo Planlingvistiko kaj interlingvistika redaktoro de Literatura Foiro, nuntempe oficas kiel la unua hungara ambasadoro ĉe la Rusa Respubliko.
- Plej bone konata en Esperanto laŭ lia pseŭdonimo, Valerio Ari, kiu naskiĝis en 1949, dum pluraj jaroj aktivas kiel literaturisto kaj organizanto de kulturaj aranĝaĵoj. Li estas fervora apoganto de la raŭmisma politiko.
Serĉu la ĝustajn nomojn inter la sekvaj dek
Georgo Orwell — Giorgo Canuto Georges Lagrange — Georgo Peterido Peneter György Manovfszky — Georgo Dandin
-7-
— imatge 5 —
Georgi Miĥalkov — Georgo E. Maura
Giorgio Silfer — Georgo Deŝkin
Respondo
La ĝusta vicordo de la dek nomoj estas la sekva.
- Georgo Dandin
- Georgo Deŝkin (ruso)
- Georgo E. Maŭra
- Georgo Peterido Peneter
- Georgo Orwell (anglo)
- Giorgo Canuto (italo)
- Georgi Miĥalkov (bulgaro)
- Georges Lagrange (franco)
- György Nanovfszky (hungaro)
- Giorgio Silfer (italo)
******
Aŭgusto 1995
Bernard GOLDEN
Damjanich u. 1/C I. B.
HU-8200 Veszprém
Hungario
****************************************
LERNU PER ALIULAJ ERAROJ, KIES FONTON NI REZIGNAS CITI.
«Majstra noveldono interlingvistika»
Fakte, nek noveldono nek noveldonita estas ĝustaj kunmetaĵoj, tial ke en ili oni kontraŭ-Fundamente elizias la adjektivon respektive la adverbon. Sekve, ambaŭ sintagmoj devas esti aparte skribitaj, tio estas : «nova eldono» kaj «nove eldonita».
Verŝajne, anstataŭ la radikon «nov» estus pli oportune apliki, al tiuj du ekzemploj, la adjektivon «ĵusa» laŭvice la adverbon «ĵus», nome «ĵusa eldono» kaj «ĵus eldonita».
Geinteresatoj ĝisfunde koni la laŭ-Fundamentan uzadon de tiuj gramatikaj nuancoj, volu konsulti la verkon «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto», kaj ĝian «Komplementa Volumo», ĉiome konsistantan el du libroj, aparte aĉeteblaj ĉe la Libroservo de Hispana Esperanto-Federacio, Apartado 119. ES-47080 VALLADOLID.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Ekestu membro de Hispana Esperanto-Federacio. Kotizo 3.300 pesetojn jare. Abonu Heroldon de Esperanto. 2990 pesetojn jare. Peranto: Luis Serrano Pérez, str. Font Nova, 32. ES-08202 – SABADELL.
-8-
FESTO EN HONORO AL ESPERANTISTA VETERANO
Organizite de la Asocio de «Veïns de Sant Pere de Terrassa», la 17-an de decembro 1995 estis omaĝata, en tiu urbo, la 80-jara esperantista veterano, s-ro Eduard Segura Amigó. Tiumotive, la organizinta asocio, en kunlaboro kun la magistratejo de la urbo Terrassa kaj 10 pliaj societoj lokaj, inter kiuj troviĝis la tiea KAE-Delegacio, prezentis riĉan programon, konsistantan en aranĝo de kolektisma ekspozicio, dancado de Kataluna folkloro, starigo de homaj turoj ktp.
En la diversaj salutparoladoj, en omaĝo al s-ano Eduard Segura Amigó, intervenis kelkaj aŭtoritatuloj, inter ili la magistratestro de la urbo Terrassa, s-ro Manuel Royes, kune kun societaj reprezentantoj, inter kiuj troviĝis la KAE-sekretario, s-ano Giordano Moya Escayola, kiu faris uzon de la parolo reliefigante la personecon de la tiudate omaĝata esperantisto loka, s-ro Eduard Segura Amigó. Katalunalingva triptiko, subskribita de ĉiuj lokaj societoj, kun lia foto, estis oportune distribuata en la menciita urbo Terrassa.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
56 INBE (INTERNACIA NEŬTRALA BULTENO ESPERANTISTA) VINTRON 95/96
Nia amiko Adamo Paŭlo Goralski, el Santa Cruz de Tenerifo, Kanariaj insuloj,- notu lian adreson: C/. General Fanjul, 17, 1° D, poŝta kodo 38006 – diligente sendis al ni la lastan «ekzempleron» de la vintra sonrevuo INBE, enregistrita sur 90-minuta kasedo. Tiu sonrevuo komenciĝas per bela kanzono de olda amiko – laŭ vortoj de Goralski – kaj sekvas per bondezira saluto por la nova jaro, kaj kristana kanto el Hungarujo. Sendube la plej grava temo, nome estas la klopodo de la eldonisto por EKOL (Esperanta Komitato por Olimpikaj Ludoj). Sincere ni deziras, ke tiu ideo – ne sukcesinta en la Olimpikaj Ludoj de Barcelono – prosperu en Atlanta (Usono).
La tuta revuo estas vera kalejdoskopo: Pola birdisto parolas pri ekologio kaj birdoj, kun poeziaĵo pri tiuj simpatiaj bestetoj, kaj akraj vortoj kontraŭ la miloj kaj miloj da kaĝoj ekzistantaj en la mondo, por enkarcerigi la kompatindajn birdojn. Ĝi krome entenas Esperanto-novaĵojn el diversaj mondpartoj, kiel tiun de la preskaŭ ruinigita Venezuelo, kies Prezidento Rafael Caldera, ne havas la simpation de liaj samlandanoj, aŭ, ke Felipe Gonzàlez estas bona Eŭropa prezidento, sed ne tiom bona Hispana prezidento. Aŭ la novaĵo pri la atako al la Esperanto-Monumento en Marakaibo, kun posta ŝtelado de ĝia metalo, kiu monumento feliĉe estas jam refoje konstruita.
Tiu sonrevuo, kiel kiu ajn periodaĵo, havas sian leterkeston, kiun kompreneble la internacieco de nia lingvo daŭre provizas per leteroj el la tuta mondo. De tempo al tempo, ni skribas en nia «KAE-Informilo» pri la sonrevuo INBE, kaj invitas al niaj legantoj rekte peti kopiojn, antaŭsendante propran kasedon al la eldonisto Goralski. La lastaj novaĵoj ricevitaj montras al ni, ke nur du personoj – mi ripetas: nur du personoj – interesis sin pri tiu grava, amuza kaj plaĉa sonrevuo. Do, antaŭen, gelegantoj, inundu per kasedoj la hejmon de Kristina kaj Adamo Goralski.
S. Torné Grau
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Lernu Esperanton per korespondado. Telefonu al n-ro (93) 7275021 aŭ skribu al Luis Serrano Pérez. C/ Font Nova, 32. 08202 SABADELL
-9-
— imatge 6 —
KASTILIALINGVA GRAMATIKO DE ESPERANTO, MEZA NIVELO
Eldonita en Venezuelo de inĝ. Felikso García Blàzquez.
Tiu ĉi 46-paĝa verko estas rezulto de propra sperto de ĝia aŭtoro, en sia longatempa agado kiel instruanto, kursgvida kaj lingvo-klariga, al personoj kun elementaj konoj de Esperanto. Per ĝi s-ro García Blàquez celas parte kovri certan vakuon en la instruado de la Internacia Lingvo, kaj iel demonstri, ke en lia verko troviĝas implicita atentigo al tiuj utopiistoj, kiuj klamas favore al uniforma metodo por la instruado de Esperanto, iliadire aplikenda al kiu ajn lingva zono de nia terglobo.
Kiel indikas la subtitolo de la libro, ties temoj estas tiuj propraj de mezagrada kurso, kiujn tre kompetente eksponas ĝia aŭtoro sekvante la principon imanentan en la Fundamenta Gramatiko de Esperanto. Inĝ. García Blàquez pravigas la fakton, ke tiu libro estas verkita en natura lingvo, ne pro iu ajn naciisma influo, sed ja pro propra konvinko, ke por firmigi aktivan sciadon de fremda lingvo, la geinstruistoj devas kalkuli kun la specialaj karakterizaĵoj de la denaska idiomo de la gelernantoj, kiu ĝenerale estas, en Sud-Ameriko kaj Hispanujo, tiu de la glora Cervantes.
Tralegante tiun vere altvaloran Esperanto-gramatikon, ĉiuj geinteresatoj pri lingvaj aferoj havas bonan okazon rekte kontakti, kaj sekve tre pozitive familiariĝi, kun konsiderinda fasko da esperantologiaj temoj, kiujn inĝ. García Bláquez klarige komentarias helpe de trafaj ekzemploj, samatempe analizante kelkajn idiomaĵojn kaj diversajn misformojn gramatikajn, por kiuj li aparte aplikas ĝustajn alternativojn . Sed ja unu ekzemplo eksponita de la libroaŭtoro amare impresas nian lingvan senton, nome lia fakta absolvo de la kontraŭ-Fundamenta uzado de la kripligita vorto «far», kies nuda radiko, same kiel ĝia analoga «ag», bedaŭrinde, iam proponitaj de prof. Waringhien, estas neniel akcepteblaj kiel alternativoj de la ĝustaj «fare de» respektive «age de». Tamen alialoke, li feliĉe opozicias al pluraligo de la ofte misuzata «unuj» anstataŭ «iuj», tiufoje sin apogante sur la menciita Fundamento, kies 4-a regulo eksplicite instrucias, ke la numeraloj ne estas deklinaciataj. Kiel instruan kuriozaĵon cetere ni aldonu, ke el ĵusa letero lia ni lernis, ke la tradician formon «sin esprimis», de ni ie uzatan en la «KAE-Informilo», s-ro García Blàquez prave konsideras erara, ĉar ja logike oni nur povas esprimi ideojn, sentojn, sed ne personojn. Rimarkigo atentenda!
Konklude ni simple diru, en tiu ĉi pro spacomanko tre strikta recenzo, ke la tuta enhavo de tiu Esperanto-gramatiko, senpretende subtitolita de ĝia aŭtoro, la Venezuela esperantologo, inĝ. Felikso García Blázquez, kiel mezanivela, meritas esti funde studata de ĉiu kastilialingva esperantisto, kiu per tio grandamezure riĉigos sian konon de la Zamenhofa Lingvo.
– – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – –
Vincento Hernandez Llusera
-10-
TRE SIMPATIA REVUETO
Atingis min, kvankam ege malfrue kompare al ĝia dato, iu sporada numero de KAE-Informilo (n° 12 de aŭtuno 95). Kvankam mi apenaŭ sukcesas malfermi revuon kaj duonlegi ties titolojn, mi estis tuj kaptita de iuj eroj neordinaraj: temas ja ne pri simpla bulteno de malgranda Esperanto-asocio, kiel ekzistas jam multaj, kiuj plenumas, kelkaj plej bone, kelkaj malpli bone, la fundamentan rolon teni vivanta la esperantistan popolon per informoj el la Esperanto-parolanta mondo.
Krom la sciigoj ordinare aperantaj en tiaspecaj bultenoj, aperas tre klera diskuto lingva pri la uzo de «sia» kaj «lia». Al ultimato de Bernard Golden, kutima skurĝanto de erarintaj pekuloj, respondas tre kompetenta argumentado de Vincento Hernández Llusera, kiu montras tre bonan konon de la literaturo kaj de la diversaj skoloj, kiuj pri tiu temo debatas.
Kvankam mi estas membro de la Akademio de Esperanto, mi kutime malzorgas troajn harfendojn pri la lingvo, ĉar ja lingvo estas kiel ĝi ŝatas esti, do kiel volas ĝin la uzantaro: lingvo rifuzas esti fleksata al tiu aŭ tiu alia «regulo», kiun gramatikistoj aŭ analizistoj aŭ diverspensaj «skolanoj» volas trudi al ĝi. Se iel riproĉindas la respondo de Hernández Llusera, tio devenas el la fakto ke li, por defendi sian tute pravan tezon, ne mencias abundon da literaturaj citaĵoj el vasta aro de aŭtoroj, sed ja referencas preskaŭ nur al la verkaro de Mimó Espinalt. Sendube respektinda klerulo, sed kelkaj aliaj ekzemploj apoge estus estintaj pli konvinkaj.
En la bulteno estas prave reliefigataj la sukcesoj de hispanlingvanoj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Mi kun ĝojo salutas tiom abundan floradon de ne plu novaj, sed ankoraŭ freŝe floraj verkistoj en la iberia duoninsulo. Ne plu vizitante (jam delonge) kongresojn mi nur reeĥe legas literaturaĵojn, kaj kun granda atento rigardas al Liven Dek kaj al Gonçalo Neves. Hispanio restis en mia memoro ligita nur al la Madrida kongreso kaj neforgesebla IJK en Tarragona (jam pasis do preskaŭ tridek jaroj).
Laste ni menciu alian ĉarman eron de la bulteno: la ĉiam aktualaj dek devoj de esperantisto. Ili estas ekvilibre prezentataj, jam longe for de la verdstelana ŝovinismo, tute kongrue kun la seriozeco de la lingvoproblemo kaj seriozeco de la solvo, kiun Esperanto proponas por ĝi.
Do, salutojn al KAE-Informilo, kiu ne nur estas informilo sed havas erojn de profunda lingostudado!
Carlo Minnaja
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
-11-
2a època, núm. 14, primavera de 1996

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 14, primavera de 1996.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 56,4,79,26] Emblemo de KAE: flago kun stelo kaj la literoj «kae», ĉirkaŭita de radioj; sur la bendo «Kultura Asocio Esperantista / Associació Cultural Esperantista»; malsupre «Katalunujo».
C/. Montseny, 5, 1-er ES – 08208 SABADELL
C. Cívic Montserrat Roig C/. Sant Tomàs, 2 ES 0822[?] TERRASSA
«KAE-Informilo»
( DL. Num. B. – 42645 – 92 )
Nº 14 – Dua epoko. Deka aperjaro. Monatotria. Printempe de 1996
****************************************************
ĜENERALA KUNVENO DE LA KATALUNA ORGANIZACIO KAE
Ĝi havis lokon en la urbo Sabadell, la 28-an de januaro 1996. El diversaj temoj tiuokaze pritraktitaj, ni menciu la organizadon de la 54ª Hispana Kongreso de Esperanto, kun detala analizo de kelkaj demandoj, kiuj montriĝis atentendaj en tiu kongreso, okazinta pasintajare en Salou; la starigon de nova Esperanto-fokuso en la urbo El Vendrell, danke al la aktivaj KAE-membroj Oscar Otero kaj Ramon Carceller; la postomaĝan feston, honore al la bedaŭrata esperantologo Lluís Mimó Espinalt, tre sukcese okazintan en lia naskiĝurbo Sabadell. Plie, post vigla debato, oni interkonsentis pri efektivigo de diversaj projektoj,/1 kiujn oportune nia organizacio diskonigos, kiam ili estos fariĝintaj realaj faktoj.
Kiel anoncite, ankaŭ oni procedis aktualigi, kaj samatempe pliampleksigi, akorde kun la ĵus oficiale modifita statuto de la Kultura Asocio Esperantista = KAE, ties estrarajn postenojn, kiujn ekde tiudate okupas jenaj gesamideanoj: Josep Mª Galofré Domingo, kiel prezidanto; Santiago Torné Grau, kiel vicprezidanto; Giordano Moya Escayola, kiel sekretario; Pere Miquel Puyol, kiel vicsekretario; Joana Hernàndez Royo, kiel kasistino; Ernest Roca Genescà, kiel kalkulisto. Kaj kiel voĉdonantoj funkcios jenaj samideanoj : Martí Guerrero Cots, Salvador Aragay Galbany, Ramon Manau Torres, Antoni Quintana Moreno, Marcel Lloberas Ribal, Trini García Cobacho, Joan Solé Pujol, Josep Climent Grañana kaj Ramon Carceller Aymamí.
Krome, s-anoj Ernest Roca, Martí Guerrero, Salvador Aragay, Ramon Manau kaj Antoni Quintana aparte plenumas, precipe en siaj respektivaj urboj, la rolon de kursgvidantoj. Cetere, s-ano Luis Serrano Pèrez plu zorgas pri la Koresponda Esperanto-Kurso, kaj s-ano Vicenç Hernàndez Llusera ankaŭ plu funkcias kiel redaktisto de la Asocia periodaĵo «KAE-Informilo».
- 1 –
[BILDO p.1 | 10,0,56,53] Nigra-blanka foto de la korto de granda hotelo kun multetaĝaj balkonoj, naĝejo, sunombreloj kaj kuŝseĝoj; viro kuŝas sur flosmatraco en la akvo. Surskribo: «»Hotelo MIAMI» nia rendevuejo».
C A L E L L A, URBO DE NIA ESPERANTO-SEMAJNO
Precipa turisma urbo en la konata «Costa del Maresme» =(Marbordo «del Maresme»), ĝi estas grava turisma centro por feriado. Kun ampleksa strando, el dika sablo, kies longeco estas tri kilometrojn longa
Calella havas eksterordinaran hotelreton kaj tendumejojn, en la urbo abundas distrejoj kaj amuzejoj, kun la fama «Festo de la biero», laŭ la Munkena stilo kaj tradicio.
Calella fariĝis unu el la plej gravaj lokoj por la eŭropa turismo.
Ĝia pejzaĝo klifa, kun vertikalaj rokaroj, fare de la fortaj marondoj, donas la unuan bildon de la proksima «Costa Brava» =(Klifa Marbordo). Tre karakteriza en Calella estas ĝia lumturo inaŭgurita en la jaro 1859, situanta en la promontoro, je la enirejo al la urbo.
Estas vizitindaj la paroĥa preĝejo «Sankta Maria», konstruaĵo neoklasika kun portiko baroka, la «Domoj, Giol, Bartrina, Galcerán kaj Sivilla,» sen forgesi la kapelon de «Sankta Quirze kaj Sankta Tulita».
Tre interesa estas la muzeo-arkivo kaj pinakoteko «Gallard». Klopodu viziti la Parkon «Dalmaŭ» parko kun ampleksaj ĝardenoj, pergoloj kaj arbara zono. Ĝi estas alloga ripozejo post tutataga restado en la strando.
- 12 –
— imatge 2 —
Senutileco de la pronomo «ci»
Bernard Golden
La orelagaca funebra parolado
En La Letero de l’ Akademio de Esperanto (n-ro 31, 1995, pĝ. 2) troviĝas la teksto de la apudĉerka parolado, kiun eldiris la prezidanto de la Akademio, André Albault, okaze de la enterigo de ĵus forpasinta akademia sekretario, Jean Thierry. Jen unu el la alineoj.
«Ja tie ciaj homaj kvalitoj evidentiĝis kaj elproviĝis. Ci ja akiris nociojn pri juro post lernado en la Liceo «Henriko la Kvara», sed ciaj kunnaskitaj kvalitoj de diplomato, ĉe homo bona, lojala kaj modesta, kaj kies moralan kaj intelektan rektecon neniu kontestas, estis de granda helpo pli ol unu fojon en nia internacia institucio. Cia nobleco kaj cia disponebleco, admirataj de ciaj intimaj amikoj, tiel same kiel cia vasta kulturo, faris el ci perfektan honestulon, tiel same laŭ la intelekta, kiel laŭ la morala vidpunkto.»
Ci…ci…ci! Agacas la orelojn la litanio de ciumado, kiun Albault elbuŝigis. Por la plej granda parto de la esperantistaro, tiu esprimmaniero estas tute nenatura, ĉar ĝi ne estas karakteriza de la parolkutimoj, kiuj formiĝas en la Esperanta lingvokomunumo.
Nepravigebla defendo de la uzo de «ci»
Ekde la estiĝo de la lingvo, la pronomo «ci» neniam havis lokon en la ĉiutaga lingvouzo, eĉ de tiuj esperantistoj, kies gepatra lingvo havas apartan pronomon por la singulara dua persono. Ĝi ĉiam impresas kiel speco de lingva afektado; tamen, tiuj kiuj ja scias tion ĉiuokaze provas defendi «ci», argumentante, ke ĝi estas nepre bezonata por detradukado de verkoj, en kiuj ĝi estas uzata en la lingvo de la originaloj. Ĝuste la fragmento citita ĉi-supre, kiu estis tradukita el la franca lingvo, ilustras tion.
Malaprobo de la uzo de «ci» en tradukitaj verkoj
Gaston Waringhien trafe komentas pri la misefika rezulto de sklaveca imitado de fremdlingva ci-dirado en Esperanto, ĉar unu el la principoj de bona nuntempa traduklaboro postulas uzon en la altraduka lingvo nur de tiaj vortoj kaj esprimoj, kiuj vere rolas en la vivanta lingvo de legontoj de la tradukaĵo.
«Lagrange kuraĝe uzis la arkaikiĝintan pronomon ci por redoni la francan nuancon de intimeco, foje tenera, foje malŝata aŭ kolera; mi ne scias, ĉu tiuj nuancoj estos kompreneblaj por la spektantoj, kies nacia lingvo (angla. araba ktp.) kontentiĝas per unu sola pronomo por la dua singulara persono. Ŝekspiro kaj liaj tradukintoj rezignis pri tiu esprimrimedo, same kiel d-ro Gregor en siaj belaj tradukoj de Sofoklo (Reĝo Edipo kaj Antigona…» (Literatura Foiro, n-ro 122, 1989, pĝ. 18).
«Ci» misefikas ankaŭ psikologie
Antaŭ pli ol duonjarcento, unu el la plej elstaraj literaturistoj kaj tradukistoj en Esperantujo, Kálmán Kalocsay, kategorie kondamnis la uzon de «ci» per nerefuteblaj argumentoj.
- 2 –
«Laŭ mia nuna opinio, la malŝato kontraŭ ci havas alian, psikologian kaŭzon, nome, ke ĝi estas nekutima, fremda elemento en la lingvo. Oni mencias ĝin en la lernolibroj, sed oni neniam aplikas ĝin plu, oni ne trovas ĝin en la prozo kaj poezio de la plej bonaj espaj aŭtoroj, ĝi estas tute teoria, ĝi ne vivas, al ĝi ne ligiĝas asociacioj. Kaj se mi volas alparoli iun tre intime, tre kareseme tre dorlote, ĉu mi elektas por tio vorton, kiun mi devas elskrapi el sub la polvo sur mia lernolibro?
La pronomon ci Zamenhof mortigis tuj post ĝia nasko. Mi estas certa, ke ĝi neniam reviviĝos. Ĝi ripozu do en paco!» (Lingvo Stilo Formo, 1931,pĝ.91)
Laŭdo por la demokrata karaktero de «vi»
Ankaŭ Richard Schulz (pseŭdonime Rikardo Ŝulco), la nuntempa korifeo de la Analiza Skolo, surpaperigis pledon por demokrata lingvouzo, kiun efektivigas la pronomo «vi».
«Tre konvena iniciataĵo de Zamenhofo estas la ĝeneraliga uzo de la pronomo «vi», kiu liberigas la interparoladon de maloportunaj ĝenoj. Ĉu oni parolas al unu aŭ al pluraj, al viroj aŭ virinoj, al plenkreskuloj aŭ infanoj, al superuloj aŭ subuloj,al intimuloj aŭ fremduloj aŭ al iel ajn miksitaj grupoj el ili, oni senhezite kaj senpripense povas uzi tiun oportunan demokratan, homecan pronomon «vi», kies ekzakta senco rezultas el la respektivaj cirkonstancoj» (Sur la vojoj de la Analiza Skolo, 1987, pĝ. 23).
Konkludo
Rimarku, ke la tri esperantistoj, kies opinioj estis cititaj ĉi-supre estas parolantoj de etnolingvoj – la franca, hungara kaj germana – kiuj havas ekvivalenton de «ci», sed ili ne bezonas ĝin en Esperanto. «Ci» odoras je eksmoda lingvouzo de la pasinteco, kiu servis por reliefigi sociajn diferencojn. Ĝi tute ne estas bezonata hodiaŭ, do ĝi kiel eble plej rapide fariĝu arkaikaĵo en la lingvo kaj estu forbalaita en la abismon de forgeso.
+ + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + +
KORESPONDA ESPERANTO-KURSO DULINGVE UZEBLA
Tiu ĉi 16-leciona Esperanto-kurso, kies ekzemplojn la gelegantoj povas indiferente traduki en la Kastilian aŭ la Katalunan lingvojn, kostas nur 3.500 pesetojn, en kiu prezo estas inkludite dudirekta vortareto Esperanta-nacialingva, kun oportuna gramatiko plus perioda ricevado de la bulteno «KAE-Informilo», enhavanta taŭgan tekstaron por plej efikaj lernado kaj samatempa praktikado de la lingvo. Krome, ankaŭ per tiu unika prezo, estas senpage liverata fonetika kasedo, en kiu belastile parolas, en imitinda Esperanto, la kompetenta esperantisto, profesoro Milan Sudec.
Ĉiuj mendoj, faritaj de geinteresatoj dezirantaj enskribi sin en tiun favoraprezan kurson, estos traktataj nur post ilia koncerna antaŭpago, kiun volu efektivigi, prefere per poŝta ĝiro, por tiel eviti kromajn kostojn, al «KAE-kurso de Esperanto per korespondado», C/ Font Nova, 32 Telefono (93) 727 50 21, ES-08202 SABADELL (Barcelona)
****************************************************
KAE DANKAS LA ALTRUISMAJN MONDONACOJN DE:
Vincento Caudet Armengol, el Francujo, 100 francajn frankojn; Jesús Diez Otero, el Sabadell, 1.550 pesetojn; José Luis Pèrez Ovilo, el Murcio, 200 pesetojn; Joan Fernàndez, el Perpignano, 200 pesetojn.
Tiun ĉioman monsumon ni aplikos, kiel kutime, al laŭebla diskonigo de la «KAE-Informilo».
- 3 –
— imatge 3 —
SALUTOJN AL KAE-INFORMILO
La redaktoro ĝentile petis de mi kelkajn vortojn por KAE-Informilo. Kvankam unu el la dikaj esperantaj libroj, kiujn mi legis frue en mia esperanta kariero, estis Kataluna Antologio, kaj en 1993 la varmeco de dumkongresa Valencio portempe nuligis multajn dolorojn korpajn dum brila kongreso nutris mian animon, mi ne pretendas esti iasence spertulo pri Katalunio. Tamen, unufoje konvinkite per legado ke KAE-Informilo (*) ne estas afero de KAT-Amantoj Esperantistaj, Kulto Analiza Ekscesa aŭ eĉ, ĉar la horo por mia tagmanĝo alproksimiĝas, Kuireja Apetito Evoluanta, mi decidis, ke mi povos skribi kelkajn amikajn vortojn.
Unue mi deziras ĉion bonan al la katalunaj esperantistoj kaj al ilia eta sed serioza gazeto.
Due, mi iomete komentas. Estas alta proporcio de formala gramatiko, kiu por multaj ne estas tre digestebla; sed estas tre dezirinde, ke ni laŭeble insistu pri ĝusta uzado de nia bela lingvo, kaj kultivu iom severajn kriteriojn. (Tamen, precipe en normalaj konversacioj, ni nepre ne humiligu aliajn per konstantaj kritikoj kaj korektoj; tio povas eĉ fortimigi komencantojn, kaj ĉiuokaze estas malĝentila kaj malafabla; ni pli bone instruos ĝustajn esprimojn, per ekzemplo, mem uzante ilin.) La raportoj ege emfazas katalunajn aspektojn de kongreso, aktivoj, literaturo; sed temas pri gazeto por katalunaj esperantistoj, do tiu proporcio estas natura kaj sendube dezirata.
Estas tre bone, ke la redakcio mem konfesas pri kelkaj eraroj. Ĉiu eraras foje, eĉ en la nacia lingvo; niajn erarojn ni konfesu kaj laŭeble korektu, sed ni ne tro hontu. Se ni konscias nian propran eraremon, ni pli milde rigardas tiujn de aliaj.
Por internacia legantaro, la plej bona parto de la numero, kiun mi vidis, estas «La ĉiam aktualaj dek devoj de Esperantis(in)o»; tre saĝa listo de konsiloj kaj avertoj. La konsiloj estas konscienco-tuŝaj kaj realismaj.
Sed ĉu mi rajtas iomete glosi, el miaj 46 jaroj de esperantismo kaj vasta legado, la gravan ordonon: «vi Fundamenton sekvu»? Absolute jes, nepre jes. Kiel ĉiu akademiano, mi promesis esti fidela al la Fundamento, kaj mi esperas, ke mi estas tia. Sed ni ne kredu, ke la Fundamento estas la ekskluziva posedaĵo de unu profeto aŭ pedanto.
Estas aspektoj de ĝi, kiujn oni povas interpreti diversmaniere.
Mi volas memorigi, ke Esperanto estas lingvo multe pli libera, permesema kaj fleksebla, ol multaj esperantistoj scias; kaj ke fundamento estas bona, firma bazo sur kiu ni konstruas, ne muro de malliberejo. Kaj, se foje interpretoj ne ĉiuj samas, ni diskutu; ni ne kverelu.
Marjorie Boulton
(*) La spritan siglo-tradukon de Akademianino Boulton, ĝia redaktisto V.H.Ll. danke kaj ankaŭ samahumure reciprokas per jenaj du propraj interpretoj:
KAE= Kohera Analizo Esperantologia. KAE= Kompendio Analiza Ekvilibra.
****************************************************
- 4 –
RECENZO
Kazimiej Ŝĉurek Sopiro al puraj fontoj. Eldonejo, eldonloko kaj eldondato ne indikitaj, sed plej verŝajne ĉe la aŭtoro en 1995-a. Paĝoj: 48.
«Kie aŭdiĝas kant’, bonvolu halti-/Malbonaj homoj ne kutimas kanti.» Per ĉi tiuj du versoj de Johan Volfgang Gete tradukitaj de Kazimiej Ŝĉurek malfermiĝas ĉi tiu plaĉa poem-libro.Temas evidente pri kvazaŭa devizo de la verkinto, kiu restas fidela al ĝi tra la tuta libro.
Fakte, kiel reliefigas la enkondukanto Z. Glaicar, jam Ü. Old atentigis foje pri la melodieco de multaj versaĵoj de K. Ŝĉurek. Temas en ĉi tiu nova verko pri tradukoj al Esperanto el polaj poemoj kaj tradukoj al la pola el esperantlingvaj poemoj kaj krome pri pluraj novaj poemoj en Esperanto.
La ĉefaj temoj, kiuj trakuras la verkon estas observado de la mondo kaj de la homoj kaj de iliaj bonaj kaj malbonaj ecoj rilate al la vivado de sia vivo kaj al la aranĝado de la socio. Maloptmismo pri kelkaj flankoj de la homoj estas tamen kompensata per ĝenerala optimismo.
Entute la libro estas leginda, eĉ laŭ mi ĝi estas tre bona reprezenta ero de la Esperanto-kulturo,tiu kulturo kiu formiĝas en niaj kluboj tra la mondo, kaj malgraŭ la manko de grandaj komunik-rimedoj kaj eldonejoj tamen cirkulas kaj trovas sian vojon al la mensoj de samlingvanoj en aliaj landoj. Ĝi kaptas niajn mensojn, ĉar ĝi prezentas nian esperantisman starpunkton pri la vivo kaj la mondo. Alivorte ĝi diras al ni tion, kion ni volas aŭdi.
Tamen, ĝuste pro tio, la aŭtoro estus devinta iom pli rigore elsarki el sia lingvo-uzo ĉian nefundamentan vorton, kiu neniom aldonas al poezieco sed aliflanke perpleksigos tiujn simplajn legantojn, kiujn li volas atingi. Se li, kaj la ceteraj poetoj, atentus la konsilon de Leopold Staf (paĝo 8-a de la libro, je la fino de la poemo «Ars Poetica»), poemoj havus tre pli grandan efikon ol ili havas nun. Diras, fakte, L. Staf ke la verso:»…serenu, kiel amrigardo,/kaj simplu, kiel la manpreno.» La teorio, ke oni havu ankaŭ en Esperanto lingvan variaĵon malsimilan je la normala lingvo kaj ke oni uzu tiun variaĵon kaj ne la lingvon de la legantoj por verki poemojn, estas unu el la bedaŭrindaj misaj komprenoj de kelkaj nuntempaj «skoloj».
La verko estas plej facile havebla ĉe la aŭtoro (Kazimierz Szczurek, str. Przepilinskiego, 28, PL.-43-400 Cieszcyn, Pollando).
RENATO CORSETTI
****************************************************
SENPAGA EKZEMPLERO DE «HEROLDO»
ELEKTO EL PLI OL 200 ESPERANTO-KUNVENOJ EN 1996
La printempa duobla numero de «Heroldo de Esperanto» enhavas detalan liston de ĉiuj plej gravaj feriaj renkontiĝoj, seminarioj, internaciaj kursoj, kunvenoj kaj kongresoj, kiuj okazas en Esperanto ĉie en la mondo.
La listo por 1996 detalas datojn, adresojn kaj programojn, kiuj priskribas pli ol 200 aranĝojn. Oni povas senpage ricevi la supre menciitan duoblan numeron, marpoŝte, mendante ĝin ĉe la redakcio (Via N. Sandre 15, 10078 VENARIA REALE. Torino. Italujo.
Kiel konate, «Heroldo de Esperanto», fondita en 1920, estas la plej populara gazeto en la Internacia Lingvo, kaj estas eldonata de laŭleĝe registrita societo sen profita celo.
Ada Fighiera Sikorska, redaktorino.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Nia lingvo Esperanto estas kvazaŭ seruro, kies ŝlosilo estas la Fundamenta Gramatiko
- 5 –
— imatge 4 —
BELETRA KONKURSO de NACIA SINDIKATO de HISPANAJ VERKISTOJ KAJ ANDALUZIA ESPERANTO-UNUIĜO
R E G U L A R O
- Nur estas eble konkursi per tradukoj en la Hispanan lingvon de originaloj verkitaj en Esperanto. 2) Ĉiu konkursanto povos kandidati per tri verkoj maksimume. 3) Ĉiu konkursanto devos sendi tri ekzemplerojn de la traduko, per kiu li/ŝi konkursas, tajpitajn en duoblaj interlinioj kaj kun la indiko: «Concurso Literario de Traducción José Rodríguez Huertas (Beletra Traduka Konkurso Jozefo Rodríguez Huertas)». 4) Ĉiu verko prezentita al konkurso estu subskribita per pseŭdonimo aŭ moto. Oni kunsendu tute fermitan koverton, ene de kiu troviĝu: a) Originala titolo de la respektiva Esperanto-verko, ties aŭtoro kaj informo pri la eldono de la tradukitaĵo; b) Antaŭnomo, nomo, kaj telefonnumero de la tradukinto. Sur la koverto oni skribu la moton aŭ pseŭdonimon. 5) La limtempo de akceptado finiĝos la 31-an de oktobro 1996. Tiurilate, la poŝta stampo atestu la daton. 6) La verdikto estos neapelaciebla. 7) La 15-an de decembro 1996, oni publikigos la verdikton kaj la juĝantaron. 8) Oni devas sendi la verkojn al: Sindicato Nacional de Escritores Españoles, Apartado de Correos 632, ES-29015 Málaga. España. 9) La premio konsistos el 20.000 pesetoj en Esperanto-Libroj. 10) La livero de la premio okazos la 15-an de decembro 1996, ĉe Liceo de Málaga ( Plaza del Carbón, 3. ES-29015 Málaga, España. 11) Se ĝi ŝatas tion, Nacia Sindikato de Hispanaj Verkistoj rajtos publikigi la verkon premiitan kiel ties posedon. Krome oni registros ĝin kiel propraĵon de la respektiva tradukinto, kaj tiu ĉi rajtos enlistigi sin, kiel ordinaran membron en tiu organizacio. 12) La aŭtoroj de tradukoj ne premiitaj rajtos repreni siajn verkojn ĉe Liceo de Málaga ĝis la 17-a de januaro 1997. Post tiu dato, oni neniigos la tradukojn ne reprenitajn kaj ties fermitajn kovertojn.
En Málaga, la 5-an de februaro 1996. Emilio Zamanillo, Adjunkta Prezidanto de la Nacia Sindikato de Hispanaj Verkistoj. Andrés Martín, Prezidanto de la Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.
****************************************************
ESPERANTISTA PITNIKO MEZE DE PENTRINDA ARBARO
Niaj geamikoj Anna Cardó kaj Francesc Mas, nome de la «Barcelona Esperanto-Centro» = BEC, invitas ĉiujn gesamideanojn sendistinge ĉeesti tiun printempan feston, kiu okazos la 1-an de majo 1996, de 11-a ĝis 19-a horoj, en la pitoreska urbeto Valldoreix, tre proksima al Kataluna regurbo Barcelono.
JEN ĜIA PROVIZORA PROGRAMO
Je la 11-a horo. Saluto de diversaj gedelegitoj. ……. 12-a horo. Prelego en Esperanto. ……. 13-a horo. Prilingvaj demandoj kaj aliaj klarigoj. ……. 14-a horo. Kolektiva tagmanĝo pitnika, po nur 400 pesetoj. ……. 17-a horo. Disertacio en Esperanto. ……. 18-a horo. Lingvaj respondoj koncernantaj Esperanton. ……. 19-a horo. Ĝisrevida finiĝo.
En la intereso de plej glata organizado, estas insiste petate, ke laŭeble plej frue oni konkretigu la nombron da personoj dezirantaj tie tagmanĝi, kion oni volu oportune informi tra la BEC-telefonnumero: (93) 440 25 62.
- 6 –
KOSMOLOGIO.
Recenzas S. Torné Grau
La termino originas el kosmo (mondo) kaj logos (traktato). Kosmos, ekstera universo, sidera spaco, universo konceptita kiel tuto, aranĝita por opozicio al ĥaoso. Doktrino pri la nuna kompozicio kaj naturo de la universo kiel tuto, ankaŭ konata kiel filozofio de la naturo. Ĝi okupas sin pri la origino, strukturo kaj universalaj leĝoj. Tiun terminon enkondukis la skolastiko kaj la Germana raciismo.
Jam la pre-Sokrataj pensuloj eklaboris por solvi la demandon per starigo de principo, kiu pravigus la fizikajn ŝanĝojn. Kun la 20-a jarcento komenciĝas nova kosmologia fazo, danke al la teknika evoluo ( plej granda atingado de teleskopoj) kaj la relativeca teorio de Einstein. – Martinus, Dana verkisto (1890-1981), fondis la instituton sub lia nomo, kaj ĝia tasko nome estis disvastigi la kosmologion. La tuta verkaro de Martinus, proksimume 7.000 paĝojn, okupas sin pri tiu temo, kaj ĝi havas la precipan titolon «La Tria Testamento». Antaŭ multaj jaroj, tiu institucio eldonis 11 librojn en Esperanto, kaj nun ĝi intencas, iom post iom, traduki kaj eldoni la tutan verkaron de Martinus en la Zamenhofan Lingvon.
Kelkaj prelegvojaĝoj en Rusujon vekis tie intereson por la kosmologio. La vojaĝoj estis aranĝitaj pere de Esperanto, kaj pluraj prelegoj estis farataj en tiu nia lingvo, kun tradukado en la Rusan, kio okazigis Esperantalingvajn intervjuojn en la televido, kun samatempa tradukado. Tio ja signifas, ke intereso por la kosmologio ankaŭ kreas intereson por Esperanto, kiu lingvo jam de antaŭ multaj jaroj estas deklarita «la oficiala Internacia Lingvo de Martinus-Instituto».
Kaj nun estas grava novaĵo, nome la reapero de la Esperanto-revuo pri kosmologio, de Martinus, kiu revuo refoje estos ĉiun trian monaton eldonata. Nia organizacio KAE ricevis ĝian unuan ekzempleron de la nuna jaro 1996, bele presitan, kiel kutime procedas en siaj presaĵoj la Instituto Martinus, kun sidejo en Kopenhago. Tiu Instituto ankaŭ havas centron por studado kaj feriado en Klint, 100 kilometrojn for de Kopenhago.
Ĉu la kosmologio havas praktikan valoron? Kio ĝi estas kaj kio ne? Ja la kosmologio de Martinus estas logika vivo-klarigo, donanta logike bazitajn respondojn pri la fundamentaj demandoj de la vivo, kaj neniel ĝi pretendas esti nova kredoformo. En ĝi oni ne devas varbi adeptojn, nek troviĝas ia ajn ceremonio rilata al tiu doktrino. «Prenu, el la kosmologio, kion vi povas uzi, kaj lasu la reston». Tiuj ĉi vortoj apartenas al Martinus.
Geinteresatoj pri la Esperanta revuo «Kosmos», kaj ankaŭ pri aliaj agadkampoj rilataj al la temo kosmologio, volu turni sin al:
Martinus-Instituto Mariendalsvej 96 DK-2000 KOPENHAGO F. DANUJO
- 7 –
— imatge 5 —
MURCIO: NOBELPREMIITO PRELEGIS EN ESPERANTO
Oficiale invitite de la Universitato de Murcio (Hispanujo), kaj danke al la klopodoj de d-ro José L. Pérez Ovilo, tre aktiva samideano tiea, vizitis tiun urbon la laŭreato de la Premio Nobel pri ekonomiko, d-ro Reinhard Selten, distinginda mondocivitano esperantista, kiu kun sia edzino, ankaŭ esperantista, restis en la urbo Murcio de la 2-a ĝis la 8-a de la nunajara monato marto. Tiuokaze li kontaktis kun diversaj aŭtoritatuloj, precipe universitataj, sciencaj kaj kulturaj, en akompano de lokaj esperantistoj, inter kiuj troviĝis Jesús de las Heras, aktuala redaktisto de la HALE-organo «Kajeroj el la Sudo», kaj F-co M. Muñoz Garre, kunordiganto de la nunajara HEF-kongreso, kaj Hispana tradukisto ĉe la Eŭropa Unio.
D-ro Selten estis intersekve intervjuata, ĉiam helpe de Esperanto, de reprezentantoj de pluraj ĵurnaloj lokaj kaj eksterurbaj. Krome li estis protagonisto en Seminario, okazinta en la Fakultato pri Ekonomiko de Murcio, en kiu kultura aranĝo ĉeestis granda nombro da profesoroj de diversaj universitatoj el Hispanujo. Ankaŭ en ĝisŝtope homoplena salono de loka institucio ŝparkasa, s-ro Selten prelegis Esperantalingve, kun samatempa tradukado farata de la HEF-prezidanto, s-ro Alonso Nuñez. Tiu scienca prelego de d-ro Selten, rilata al lia pionira fako, nome al la «teorio de la ludoj», rezultigis plian demonstron de la taŭgeco de Esperanto kiel serioza instrumento de kultura interkomunikado.
Dum sia restado en Murcio, geedzoj Selten estis honore komplimentataj de altarangaj aŭtoritatuloj tieaj, kelkaj el kiuj eĉ akompanis la paron en diversaj vizitoj, en kiuj inter aliaj ĉiĉeronis, ĉiam kompreneble en Esperanto, niaj samideanoj J.L Pérez Ovilo, J. de las Heras, A. Alonso Nuñez kaj F-co M.Muñoz Garre.
Ja la 8-taga restado de la esperantistaj geedzoj Selten, en la urbo Murcio, tre favore atentigis la tiean loĝantaron pri Esperanto, kaj aparte de pluraj tiurilataj raportoj en ĵurnaloj kaj radiostacioj lokaj, estas ankaŭ menciinda la intervjuo, en simultana traduko Esperantalingva, zorge de s-ro A.Alonso Nuñez, intervjuo televida de la konata televizio Hispana «Telecinco».
Resume ni diru, ke la laŭdinde pragmataj demarŝoj,entreprenitaj de la Murcia samideanaro, por digne prezenti la Nobelpremiiton, d-ron Selten, pruviĝis tre pozitivaj kaj por la diskonigo de la scienco, kaj por la prestiĝigo de Esperanto, kiel tre kapabla vehiklo de la kultura interkomunikado tutamonda.
****************************************
13-a PRINTEMPA ESPERANTO-STAĜO 1996
Ĝi okazos de 12 ĝis 16 de junio en AGDE,Herault (Francujo). Sendu viajn tiurilatajn korespondaĵojn al C.B.E. (Esperanto), 9 rue Georges Picot. FR-34500 BEZIERS.
****************************************
EŬROKKA, ESPERANTO – ROK -ASOCIO
Ĝi ĵus eldonis la unuan volumon de VINILKOSMO-KOMPIL’, kaj baldaŭ aperigos ĝian duan volumon. Informojn rekte al: EUROKKA, ESPERANTO-ROK-ASOCIO. FR-31450 DONNEVILLE (Francujo).
– 8 –
PLUROLOGO
Poezia kajero presita en Eŭropa Unio. Jen bele prezentita Esperantalingva libreto 79-paĝa, originale verkita de s-anino Teresa de Almeida, edzino de nia kara amiko, la konata verkisto Manuel de Seabra, ambaŭ aŭtoroj de pluraj libroj en diversaj lingvoj, inkludite Esperanton.
Ĉar fakulan recenzon pri la menciita verko «Plurologo» nia redakcio devis bedaŭre rezigni, ĝi anstataŭe reproduktas la aŭtoritatan opinion de elstara kompetentulo en poezio, nome la prestiĝa poeto prof. WILLIAM AULD, kiu per tre koncizaj, sed vere elokventaj vortoj, laŭde skribas la jenon pri tiu ŝia verko: «La poemoj de Vimala Devi vekas murmurojn en la animo: grupoj da konceptoj ĵetas filamentojn, frazoj spekuligas nin. Kaj ŝia lingvo envolvas la leganton preskaŭ volupteme, kareseme». WILLIAM AULD.
Geinteresatoj posedi tiun ĵus eldonitan verkon, volu sin turni al : LA KANCERKLINIKO, FR-18210 THAUMIERS (Francujo).
****************************************
ESPERANTO-VERKOJ EL LA KOLEKTO IZVOR
La «Eldonejo Prosveta», el Svislando, speciale dediĉanta sin publikigi verkojn de Majstro Omraam Mikhael Aivanhov, Bulgardevena filozofo kaj pedagogo, donace sendis, por la KAE-biblioteko, tri liajn verkojn tradukitajn en Esperanton sub la jenaj titoloj : «La jogo de la nutrado», «Espero por la mondo: spirita galvanoplastiko», kaj «Sub la signo de Kolombo: paco regu». Tiuj ĉi Esperanto-libroj estas haveblaj ĉe UEA en Rotterdam.
****************************************
ABONU, REABONU AŬ ABONIGU LA «KAE – INFORMILO»-n
Tiu ĉi laŭ-Fundamente redaktata periodaĵo, specife Esperantisma, kostas nur 800 pesetojn jare, kiun monsumon volu transpagi, laŭble per poŝta ĝiro, al s-ano Santiago Torné Grau, C/ Roca, 22 – 3º 1ª. 08208-SABADELL (Katalunujo).
****************************************
LA «PREMIO KLARA SILBERNIK» 1996 JAM ATRIBUITA
Kadre de la 55-a Hispana Kongreso de Esperanto, okazonta de 12 ĝis 17 de julio en la urbo Murcio, estos liverata tiu honora Premio al s-ino Dolores Egea Estañ, edzino de la entuziasma samideano José Mª Bernabeu Franco, el Callosa de Segura (Alikanto), pro ŝia senkondiĉa apogo al sia edzo en lia konstanta tasko por Esperanto.
****************************************
PEPS= POSTENOJ ESPERANTISTAJ POR SOCILABORO
Sub la supra titolo, la organizacio KAE daŭre ricevas, el Krakovo (Pollando), interesan E-informilon, kiu ofte kun laŭdo reproduktas tekstojn de nia KAE-organo, pro kio ties redaktisto kore dankas la stimulan komplimenton de kolego ZBIGNIEW WARMUZ.
– 9 –
— imatge 6 —
ĈEĤINO OPINIAS PRI NIA ORGANO
Prago 1995-12-24
Estimata s-ro redaktisto, permesu, ke mi gratulu al via «KAE-Informilo», kiun mi trovis malgraŭ la modesta formato mirinde riĉa koncerne la enhavon kaj entute simpatia. Ĝi meritus kompetentan recenzon /ĝenro, per kiu mi ne okupiĝas/. La artikolo «Survoje al la universala civilizacio» estas tre aktuala kaj do tre grava. Rekte entuziasmigis min» La ĉiam aktualaj dek devoj…» sur la paĝo 10. Bonege! Salutas vin, amike via
ELI URBANOVA, Praha Membrino de la Akademio de Esperanto.
(Noto de la Redakcio: Tiu ĉi ŝia konciza teksto, skribita sur poŝtkarto, rilatas al la enhavo de la «KAE-Informilo» nº 12, de aŭtuno 1995, en kiu troviĝas artikolo-recenzo pri la libro «Survoje al la universala civilizacio», verkita de nia membro Giordano Moya Escayola).
****************************************
NUME=MOVADO UNIVERSALISMA «NOVA ERAO»
Organizite de tiu supra asocio, kies sidejo troviĝas en la urbo L’ Hospitalet de Llobregat (Barcelono), okazis la 9-an de marto informa prelego sub la temo: «Esperanto, vojo al internacia kunvivado», en kiu kultura aranĝo amplekse parolis la membroj de la KAE-estraro, s-anoj Josep Mª Galofré Domingo kaj Marti Guerrero Cots.
****************************************
LERNU PER ALIULAJ ERAROJ, KIES FONTON NI REZIGNAS CITI
«Plie iun punkton ni refutas: martrinki, planverki, voĉdoni k.t.p., kiel la Zamenhofa bondeziri, ‘stas por ni vivanta erara Esperanto».
(La substrekitan epiteton erara aldonis nia redakcio)
Fakte, la vortoj kun verbo antaŭata de ĝia rekta komplemento, kiaj la supre menciitaj: «martrinki», «planverki» kaj «voĉdoni» estas nepre evitindaj, ĉar en ili oni preter-Fundamente elizias la respektivan akuzativon. Sekve, anstataŭ la tradicia miskonstruita «voĉdoni» konvenus uzi la ĝustajn «voĉi» (PIV), aŭ «doni voĉon».
Apartan nuancon prezentas la formo «planverki», kiu estas absolvebla en la senco: «verki laŭ plano», kio ja ne signifas «verki planon».
Pro identa kaŭzo, estas kondamninda la esprimo «bondeziri», per kiu ŝajne oni apogas sin por pravigi la eksterregulan eliminadon de la akuzativo; komparu: «deziri bonon». Tamen, la Zamenhofa «bondeziroj» (PIV), ekvivalenta al «deziroj de bono», estas tute ĝusta, ĉar akorda kun la strukturo de nia lingvo.
Fine ni diru, ke la fuŝa kripligaĵo «‘stas», ie facilanime uzata anstataŭ la verbo «estas», klare evidentiĝas kiel grava peko kontraŭ-Fundamenta, kio estas neniel akceptebla en ĝusta Esperanto.
Geinteresatoj ĝisfunde koni la laŭ-Fundamentan uzadon de tiuj gramatikaj nuancoj, volu konsulti la verkon «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto», kaj ĝian «Komplementa Volumo», ĉiome konsistantan el du libroj, aparte aĉeteblaj ĉe la libroservo de Hispana Esperanto-Federacio, Apartado 119. ES-47080 VALLADOLID.
****************************************
Nova adreso de la redaktisto de la «KAE-Informilo»: S-ano Vincento Hernández Llusera, C/ Antoni Cusidó, 6 B, 2ª 2ª. Telefono (93) 717 26 76 . 08208 SABADELL (Katalunujo)
– 10 –
KVARA INTERNACIA KULTURA KAJ TURISMA ESPERANTO-SEMAJNO (I.K.T.E.S.)
Adreso: Fervojista Esperantista Asocio. Apartat 15027 ES-08080 Barcelono,(Katalunujo) Hispanujo (SUB LA AŬSPICIOJ DE HISPANA ESPERANTO-MUZEO) De la kvina ĝis la dekdua de oktobro 1996
C A L E L L A
*******************
«COSTA DEL MARESME»
Aliĝilo Nº
=========
Nomo kaj familiaj nomoj …………………………………………………………………………… ……………………………………………………………………………
Kompleta adreso kaj telefonnumero : …………………………………………………………………………… ……………………………………………………………………………
Aliĝkondiĉoj
**************
Aliĝo al IKTES…3.500. pesetoj. Gejunuloj ĝis.. 20 jaroj, senpage.
RESTADO KUN KOMPLETA PENSIONO EN «HOTELO MIAMI» ( EN LA CENTRO DE LA URBO)
LA PREZO PO PERSONO KAJ TAGO ESTAS : Ĉambro dulita… 4.000. pesetoj Ĉambro unulita.. 5.000 pesetoj
Mi sendas kiel aliĝon………………………………………pesetojn Mi sendas por restado.dum ……….tagoj………………………pesetojn Mi sendas kiel anticipan pagon…………………………………pesetojn Entute mi sendas…………………………pesetojn
Peto: Kune kun la aliĝo volu sendi partan pagon de via hotelo-restado por ke niavice ni povu pagi anticipon al Hotelo.
Volu pagi al : «Caixa» de Pensions. Konto Nº 2100-3028-25-2200290294 Aŭ per poŝta ĝiro`al: I.K.T.E.S. C/ Font Nova 32. ES-08202-SABADELL
– 11 –
2a època, núm. 15, estiu de 1996

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 15, estiu de 1996.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 56,6,80,29] Emblemo de KAE: flirtanta flago kun kvinpinta stelo, el kiu eliras radioj; sur rubando la vorto «kae» kaj la surskriboj «Kultura Asocio Esperantista» kaj «Associació Cultural Esperantista»; sube «Katalunujo».
C/. Montseny, 5, 1-er ES-08208 SABADELL
C. Cívic Montserrat Roig C/. Sant Tomàs, 2 ES-08222 TERRASSA
«KAE-Informilo»
( DL. Num. B. – 42645 – 92 )
Nº 15 – Dua epoko. Deka aperjaro. Monatotria. Somere de 1996
LA ESPERANTO-BABILADOJ DAŬRAS PLU
Kiel jam kelkafoje anoncite, tiuj lingvo-praktikigaj aranĝoj, periode organizitaj de la Kultura Asocio Esperantista=KAE, kontinue funkcias. La unuaj tiaj kunvenoj komenciĝis en la urbo Sabadell, kie ili dum kelkaj tempo vigle disvolviĝis ĉe s-ano Luis Serrano Pèrez, danke al kies iniciato kaj diligenta zorgado okazis kaj plu okazas tiuj kontraŭ-krokodilaj sesioj.
Samacelaj aranĝoj havis lokon en la urboj Terrassa, ĉe s-ano Giordano Moya; en Premià de Mar, ĉe la tiea institucio KONEX; kaj en Sant Cugat del Vallès, ĉe la tiuurba Kultura Domo.
Por la 15-a de septembro nunajara estas jam anoncite, ke la koncerna «Esperanto-babilado» havos lokon en Barcelono, en tre adekvata lokalo, propraĵo de la tiea KAE-ano Josep Ferrer Manyà.
NOVA SIDEJO POR LOKA ESPERANTO-GRUPO
La 31-an de majo nunajara, motive de la oficiala inaŭguro de sia nova lokalo, la estraro de la KAE-Delegacio de la urbo Terrassa (Katalunujo), kune kun la tiea pacocela organizacio «Tutmonde», aranĝis iun tiel nomatan «Renkonton por kunvivado esperantista, kultura kaj pacisma».
La festo komenciĝis per sobra aperitivo kun oportunaj trinkaĵoj, kaj sekvis vizito al la loka vidindaĵo «La Torre del Palau» (= La Turo de la Palaco), 29 metrojn alta konstruaĵo el la jaro 1.091, kun gotikaj fenestroj kaj spirala ŝtono-ŝtuparo tiuepokaj. La evento finiĝis per vespermanĝo laŭ elektebla menuo, post kiu sekvis vigla interbabilado pri diversaj aktualaj temoj kulturaj kaj sociaj.
-1-
— imatge 2 —
Klasifado de membroj de la Esperanta komunumo
Bernard Golden
Kiaj homtipoj troviĝas en la Esperanta komunumo ?
Ne sufiĉas la tro simpla respondo, ke ili estas personoj okupantaj sin pri la lingvo Esperanto kaj pri ĝia uzado en la mondo. Mankas specifa karakterizado de ilia lingva kompetenteco kaj engaĝiĝo en movadaj aferoj sur la terenoj de organizado, informado kaj instruado. Ĉu ĉiuj membroj de la komunumo vere scias kaj uzas la lingvon? Kion diri pri ilia ideologia sinteno rilate la celojn de Esperanto kiel sociokultura fenomeno? Kiom da komunumanoj estas nur pasivaj simpatiantoj aŭ aprobantoj de Esperanto, kiuj neniam lernis la lingvon? La demandoj estas gravaj, ĉar tro entuziasmaj propagandistoj kaj ankaŭ oficialaj instancoj de la Esperanto-movado havas la tendencon senrespondece disvastigi falsajn bildojn pri la grando de la komunumo sen posedo de fidindaj statistikaj donitaĵoj, kiuj estas objetive dokumenteblaj.
Terminoj uzataj por klasifado de la loĝantaro de Esperantujo
Por la celoj de sociologia kaj statistika analizado de la komunumo, estas necese difini kaj diferencigi la sekvajn terminojn.
a. Esperantisto. La plej bone konata difino de esperantisto estas tiu de Zamenhof en la «Deklaracio de Bulonjo-ĉe-maro de la jaro 1905.
«Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga».
b. ESPERANTANO. Esperantano estas difinita en Plena Ilustrita Vortaro (PIV) kiel «neaktiva aprobanto de Esperanto». Estas probable, ke granda proporcio de la tiel nomataj adeptoj de Esperanto apartenas al tiu ĉi kategorio de apogantoj kaj amikoj de Esperanto, kiuj ne nepre posedas la lingvon.
c. Esperantismano. En 1909 Zamenhof uzis la maloftan terminon «esperantismano» en la sekva kunteksto.
«U.E.A. unuigas do ne ĉiujn esperantistojn, sed ĉiujn esperantismanojn, t.e. ĉiujn tiujn homojn, kiuj konsideras ne nur Esperanton en ĝia ekstera lingva formo, sed ankaŭ ĝian internan ideon.»
Per kreo de diferencigaj nomoj, Zamenhof estigis du kategoriojn:
-2-
— imatge 2 —
en la unua estas adeptoj de Esperanto, kies celo estas utiligi ĝin nur kiel rimedon de interkomunikado; en la dua grupo troviĝas la uzantoj de Esperanto, dezirantaj disvastigi la movadan ideologion.
ĉ. Esperantofono. La pola sociologo Jerzy Leyk enkondukis la terminon «esperantofono» kaj modifis la difinon de esperantisto.
Esperantofono estas persono, kiu scipovas praktike utiligi Esperanton, komunikante kun aliaj homoj. Kvankam la plejmulto da ili identiĝas kun la movado, tio ne estas regulo.
Esperantisto estas persono konscie subtenanta la pretendojn de la Esperanto-movado (t.e. disvastigon de Esperanto) aŭ aktive, aŭ kiel pasiva membro de Esperanto-organizaĵo. Subteno de la aspiroj de la movado, eĉ en aktiva maniero, ne postulas bonan lingvokonon. Tiel, esperantisto ne nepre devas esti esperantofono.
d. Esperantlingvulo, Esperantlingvano. Por tiuj, kiuj volas eviti la neologismon «esperantofono», estas eble uzi sinonime «esperantlingvulo» kaj «esperantlingvano».
Difino de la minimume akceptebla lingvonivelo de parolanto de Esperanto.
Estas necese apartigi la homojn, kiuj vere scias kaj uzas la lingvon, disde la diversspecaj apogantoj, simpatiantoj kaj amikoj, kiujn Humphrey Tonkin nomas la «fantoma movado». La sola maniero fari tiun diferencigon estas per decido pri la nivelo de la lingvoscio, kiun devas atingi persono, kiu nomiĝas «parolanto de Esperanto». Teorie oni povas fari tion per ekzamenoj, sed tio ne estas ebla nuntempe, ĉar nur tre malgranda nombro de uzantoj de Esperanto jam akiris ekzamen-atestilon aŭ diplomon. Frekventado de kursoj ne estas bona kriterio, ĉar ne ĉiu lernanto de la lingvo fariĝas lerninto. Sekve, la sola rimedo mondskale aplikebla estas starigo de mezur-rimedo bazita sur praktika uzo de la lingvo.
Kiel demonstri praktikan lingvouzon
La koncernaj personoj devas demonstri, ke ili havas la kapablon uzi Esperanton parole kaj skribe kiel interkomunikan vehiklon en ĉiuj sferoj de la ordinara vivo. Alia maniero atingi la saman celon estas postuli de esperantlingvulo nivelon de lingvoscio, kiu estas la ekvivalento de la gepatra lingvo posedata de lernanto en la oka klaso de elementa lernejo. Kiu ne povas kontentige plenumi tiujn kondiĉojn, ne rajtas esti inkludita en statistikaj enketoj kiel «parolanto de Esperanto».
Bernard Golden
Aŭgusto 1995 — Damjanich u. 1/C. I. 8 HU-8200 Veszprém. Hungario
-3-
— imatge 3 —
ESPERANTON LI SUKCESIS LERNI SEN IES HELPO
Nunafoje vizitas tiun ĉi tradician rubrikon studema junulo, kiu propriniciate mem inicis sin en la Esperantismon. Temas pri la Sabadell-a studento de medicino, s-ano Pere Miquel Puyol, kies ne kutima maniero eklerni Esperanton, kiel aŭtodidakto, nin scieme puŝis intervjui lin. Jen liaj respondoj al niaj demandoj:
Kie, kiam, kiel kaj kial vi estis interesata pri Esperanto, kaj kio decidigis vin eklerni ĝin?
Mi aŭdis unuafoje paroli pri Esperanto, kiam mi estis okjara. Kamarado el nia tria kurso, memvole ŝanĝinta nian lernejon por alia, diris al mi, ke tie oni instruas Esperanton al ili, krome klarigante al mi tion, kio estas la Internacia Lingvo. Poste mi sciiĝis iom pli pri ĝi tra diversaj vojoj, ĝis kiam mi vidis ekzempleron de la «KAE-Informilo» kaj tiun de la HEF-a «Boletín» en publika biblioteko de mia urbo Sabadell. Tiam, scieme, mi serĉis Esperantajn librojn tie, kaj trovis gramatikojn, ĉe kies foliumado Esperanto ŝajnis al mi bela kaj facile lernebla. Mi konis licean kamaradon, kiu mem lernadis la vaskan lingvon per libro, tute sola, malgraŭ la fakto, ke li neniam loĝis en Vaskujo, nek lia familio estis vaska. Tio stimulis min, ĉar mi pensis, ke Esperanto devus esti pli facile lernebla de persono sola, precipe pro ĝia vortaro konsistanta el multaj radikoj latinaj. Resume, ĝiaj facileco kaj internacieco decidigis min eklerni Esperanton antaŭ proksimume du jaroj.
Ni konstatis, ke en tre mallonga tempo vi avide legadis plurajn Esperanto-verkojn, same literaturajn kiel gramatikajn. Kiuj el ili, en la respektivaj branĉoj, kaŭzis al vi pli favoran impreson de perfekteco ĉiunivela?
Kiel gramatika verko elstaras, laŭ mia opinio, tiu de Luiso Mimó Espinalt, nome la «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto», kiun mi posedas danke al la altruismo de lia vidvino, s-anino Terezino Lladós, donacinta unu ĝian ekzempleron al ĉiuj progresintaj Esperanto-gelernantoj en Hispanujo. El la literaturaj verkoj, mi ŝatis multe la romanon «Kredu min, sinjorino», de C. Rosseti. Ĝia lingvo estas ja tre komprenebla por la novaj geesperantistoj.
Ni konsentas, ke la Fundamentajn regulojn de Esperanto, kun ilia principa sintakso, vi sukcesis mem lerni helpe de simpla, elementa gramatiko, sed ja ni apenaŭ povis kompreni — kiam ni unuafoje aŭdis vin paroli en konversacio — vian surprize perfektan asimiladon de la specifa prononco de Esperanto. Sekve, ni demandas, kiel vi procedis por akiri, tute sola, tiun rimarkindan fluecon de parolo?
Nur ses el la 28 Esperantaj sonoj (ĝiaj 28 alfabetaj literoj) ne ekzistas en la
-4-
— imatge 3 —
Hispana lingvo, ili estas ĵ, ĝ, h, ŝ, v kaj z. Nur du el tiuj ĉi, nome h kaj v, ankaŭ ne ekzistas en la Kataluna lingvo (escepte de v en la Balearaj Insuloj). Mi studis la Francan lingvon en liceo, pro tio mi scias prononci la literon v. Kaj la litero h ne estas malfacila. Mia precipa malfacilaĵo estis la prononco de la grupoj kv kaj gv je la komenco de vortoj. Mi eĉ dubis, ĉu mi pravis pri ilia prononco, sed tamen mi estis fidela al la Fundamenta gramatiko, kiu instrukcias: «prononcu tiel, kiel oni skribas».
Ĉu dum via mallonga esperantisma vivo vi jam spertis iun kuriozan anekdoton, ial rakontindan al niaj gelegantoj?
Kiam mi ankoraŭ ne estis esperantisto, kio, se mi ne memoras malbone, okazis dum tradicia urbofesto loka, mi aŭdis rokenrolan ensemblon en centra strato. Mi demandis al mi, kiu estas la lingvo uzata?. Nek Hispana, nek Kataluna, nek Franca, nek Angla lingvoj. La Germana ankaŭ ne ŝajnis esti la uzata lingvo. Ĉu la Itala aŭ Portugala?. Eble, sed ne. Fine mi vidis afiŝon, kiu klarigis al mi, ke oni estas kantantaj en Esperanto. Tiam mi aŭdis tiun ĉi lingvon unuafoje.
Fine ni dezirus scii, kion vi opinias prioritate farenda, por la laŭgrada enkonduko de Esperanto en ĉiujn kulturajn mediojn de la Hispana ŝtato?
Mi ne povus diri, kiu estas la plej urĝe farenda el la multaj sugestoj tiucele prezentitaj. Nur mi kuraĝas proponi jenan etan ideon: Ofte oni trovas kunaj diversalingvajn skribaĵojn, ekzemple en turismaj afiŝoj, flughavenoj, sur komercaj pakumoj ktp. Eble la Esperanto-kluboj povus eventuale klarigi al la aŭtoritatoj kaj entreprenestroj, ke la lingvon Esperanto parolas relative alta nombro da Eŭropanoj, kaj tial la koncerna teksto en Esperanto logike estos bone komprenata de multaj personoj. Por efektivigi tion, la Esperanto-kluboj povus oferi senpage la tradukadon de tekstoj.
Intervjuis VELUS
4ª INTERNACIA, KULTURA KAJ TURISMA ESPERANTO-SEMAJNO, OKAZONTA EN CALELLA (BARCELONA)
Kiel jam informite en paĝo nº 11 de la pasinta «KAE-Informilo» nº 14, kie krome troviĝas la prezoj por restado en konforta hotelo de la marborda urbo CALELLA (Barcelono), tiu Esperanto-evento okazos de 5 ĝis 12 de oktobro 1996.
Pliajn detalojn volu peti al s-ano Luis Serrano Pérez, str Font Nova, 32. Telefono (93) 727 50 21. ES-08202 Sabadell.
KAE danke kvitancas de: Adamo Goralski, el Kanarioj, la monsumon de 1000 pesetoj.
-5-
— imatge 4 —
ELSTARA ESPERANTO-VERKISTINO SIMPATIE RECIPROKAS
Al s-ro Josep Mª Galofré Domingo. Prezidanto de la Kultura Asocio Esperantista de Katalunujo. C/ Montseny, 5 – 08208 Sabadell. 22-04-96
Estimata samideano: Mi ricevis viajn faksajn bondezirojn okaze de la prezentado de mia libro «Pluralogo». (*) Bonvolu akcepti, do, miajn plej sincerajn dankojn al via asocio kaj speciale al s-ro Manau, kiun mi ne konas persone, sed pri kiu mia edzo ofte parolas. Mia edzo abonas la KAE-bultenon, kiun mi ĉiam legas kaj alte aprezas. Kun kora saluto.
VIMALA DEVI
(* Noto de la R.) Anstataŭ «Plurologo», tiele mispresita en la «KAE-Informilo» nº 14, tie ja devas teksti la ĝusta titolo, nome «PLURALOGO».
POR LA GESIMPATIANTOJ AŬDI SELEKTITAJN ESPERANTO-TEKSTOJN
En reciproka interŝanĝado de Esperantalingvaj sonbendoj, s-ano Goralski proponas kasedon kun jenaj temoj, nome: «La dek devoj de ĉiu esperantist-in-o»; «Biografio de Kazimiro Bein = KABE», la majstra tradukinto de la La Faraono; kaj «Esperanto-paronimoj», verkita de spertulo, kia Akademiano Bernard Golden.
Tiun kasedon certe ricevos ĉiuj geinteresatoj antaŭe sendintaj iun similacelan sonbendon — el 60-minuta daŭro sufiĉas– al s-ro Adamo Goralski, str. General Fanjul, 17 – 1º D. ES-38006 Santa Cruz de Tenerife (Kanarioj-Hispanujo)
SENPAGA KONGRESA NUMERO DE «HEROLDO DE ESPERANTO»
Se vi deziras senpage ricevi la duoblan kongresan numeron de «Heroldo de Esperanto», kun riĉe ilustrita raporto pri la Universala Esperanto-Kongreso en Prago, skribu simplan poŝtkarton al la redakcio: Via Natale Sandre, 15. IT-10078 Venaria Reale, Torino, Italujo.
Kiel eble vi jam scias, «Heroldo» estas la plej populara sendependa internacia periodaĵo en Esperanto; ĝi aperas de 1920 kaj eldonas 16 numerojn jare. La sama gazeto publikigis ankaŭ la plej famajn lernolibrojn, inter kiuj «Paŝoj al plena posedo», de W. Auld.
RILATE AL LA TEKSTOJ EN LA «KAE-INFORMILO»
Pri la enhavo de la artikoloj responsas iliaj aŭtoroj. Ne subskribitajn novaĵojn aŭ raportojn kompilas aŭ adaptas siastile la redaktisto V.H.Ll., kiu krome zorgas pri la rubriko «Lernu per aliulaj eraroj, kies fonton ni rezignas citi»
Ĉiu esperantisto ĉiam portu la verdastelan Esperanto-insignon, (ne multajn, sed unu!). Principaro de Frostvallen-
-6-
— imatge 4 —
PERFEKTIGO KAJ «PERFEKTIGO»
Félix García Blázquez (Venezuelo)
Iu tre konata diraĵo esprimas, ke ĉiu bona esperantisto devas koni la Fundamenton. Tiu deklaro estas deca, sed necesas iom pli: nome, koni la spiriton aŭ esencon de la lingvo.
Esperanto estas produkto de la homa menso, tial ĝi povas enteni erarojn. Tiurilate Zamenhof deklaris en la antaŭparolo de la Fundamento : «Al ĉiu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondas trankvile: jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon.» (1) Sed tio ne signifas, ke la lingvo restu rigida, ĉar ĝi povas ricevi ŝanĝojn. Pli poste, en la sama verko Zamenhof manifestas, ke la evoluo de Esperanto havas du aspektojn: 1) Riĉiĝo, t. e. kresko de la vortaro por la enkorpigo al la lingvo de novaj vortoj pri ideoj ne ekzistantaj tie: ekz. teknikaj vortoj, aŭ simple pri nomoj de novaj inventoj. 2) perfektiĝo: ŝanĝo de vorto aŭ regulo, kiun oni povas konsideri neoportuna (eŭfemismo por nekonvena). La metodo de la evoluo laŭ li, estas la paralela uzado de la nova vorto aŭ regulo, fronte al la malnova. Se la ŝanĝo estas adekvata la uzado konfirmos ĝin, sed la malnova restos kiel arkaismo, ne kiel nekorekta formo.
En la sama teksto Zamenhof avertis kontraŭ la «perfektigo» (oni legu pseŭdoperfektigo) de la lingvo, kaj tuj poste esprimas «ni devas tion ne fari facilanime, sed nur en okazo de efektiva neceseco». Bedaŭrinde laŭlonge de la Fundamento la aŭtoro ne klarigis tion, kion li komprenis per «neceseco»; do, ni devas traserĉi en lia verkaro, por ĵeti plian lumon sur la temon.
Ni citos kelkajn ideojn de Zamenhof prenitajn de lia artikolo «Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo Internacia» (2). Unue pri la neperfekteco de naturaj lingvoj: «Ĉian esprimon, kiun ni multajn fojojn aŭdis, vi povas uzi, kaj ĉian esprimon, kiun vi ankoraŭ neniam aŭdis, estas al vi malpermesite uzi». Kaj poste, kompare kun nenaturaj lingvoj li diras: «lingvo arta ne sole povas, sed devas esti pli perfekta ol lingvoj naturaj». Kaj li aldonas. «ĉian mankon, kiu povus troviĝi en ĝi (arta lingvo), ĝi havas la rajton plibonigi kaj ŝanĝi»
Fakte Zamenhof ne klarigis konkrete, kiaj devas esti la plibonigoj kaj ŝanĝoj. Tamen, ni povas malkovri la koncernajn konceptojn, el la citita artikolo. Efektive, tie oni mencias, ke la kvalitoj de la «perfekta» lingvo estas interalie, facileco kaj precizeco.
Rilate la precizecon, tio koncernas la ekzaktecon de la esprimo de la ideoj. Tamen, se ni donas plian precizecon al la lingvo, tio povus signifi enkondukon de novaj morfemoj, afiksoj aŭ partikuloj, kio faros la lingvon pli malfacila. Tamen, en kelkaj okazoj oni povas perfektigi la lingvon sen enkonduki novajn morfemojn, eliminante esceptojn aŭ kontraŭdirojn inter la diversaj elementoj de la Fundamento. Evidente, elimini kontraŭdirojn kaj esceptojn implicas simpligon kaj faciligon de la lernado de la lingvo.
-7-
— imatge 1 —
TRI VERKOJ TRADUKITAJ EN ESPERANTON
Ilia aŭtoro estas Majstro Omraam Mikhael Aïvanof (1909-1986), franca bulgardevena filozofo — li loĝis en Francujo ekde 1937– parole instruinta pri la plej diversaj temoj. Poste, tiujn liajn paroladojn, laŭteme kolektitaj kaj bele presitaj, eldonis PROSVETA, el Svislando, ene de lia kolekto IZVOR. Originale verkita en franca lingvo, tiu kolekto jam atingis la publikigon de 33 libroj de la sama aŭtoro, poste tradukitaj en plej diversajn lingvojn, inter kiuj estas la angla, germana, hispana, itala, portugala, greka, hebrea, norvega, rumana, rusa, nederlanda, dana, araba, kaj ankaŭ nia Internacia Lingvo.
Efektive, kiel menciite en la pasinta «KAE-Informilo», ni ricevis tradukitaj en Esperanton la sekvantajn titolojn: «La jogo de la nutrado»; «Espero por la mondo: spirita galvonoplastiko»; kaj «Sub la signo de la kolombo: paco regu». Eble la Esperanta lingvaĵo, kiun uzas la tradukinto, aspektas iomete ne laŭ-Fundamenta, sed ĝia komprenado estas bona. Kiel kutime en filozofiaj verkoj, la temoj kaj ideoj estas variaj kaj abundaj. El inter malgranda specimeno da temoj, ni memoras jenajn: Eduki jam antaŭ la naskiĝo; Filozofio pri universaleco; La arbo de la scio pri bono kaj malbono; Zodiako, ŝlosilo de la homo kaj de la universo; Al suna civilizo; La homo: konkere al sia destino; aŭ Oraj reguloj por la vivo ĉiutaga.
Kiel jam dirite, tiuj verkoj estas tradukitaj el la franca en minimume kvin aŭ eble pliajn lingvojn, el tiuj antaŭe menciitaj. Niaj gesamideanoj, interesataj pri tiuj temoj, povas jam komenci la studadon de la verkaro de Majstro Omraam tra la tri libroj en Esperanto — aĉeteblaj ĉe UEA — kaj daŭrigi ĝin helpe de aliaj liaj verkoj, ĉar sendube iun el la menciitaj lingvoj ili bone komprenas.
SANTIAGO TORNÉ
EKSPOZICIO DE ESPERANTO-LIBROJ EN CENTRA PLACO DE LA URBO SABADELL
La 23-an de aprilo nunajara, motive de la jam tradicia festo de Sankta Georgo, patrono de Katalunujo, dum kiu dato estas surstrate disvendataj libroj kaj rozoj, la Delegacio de la «Kultura Asocio Esperantista» = KAE, en la urbo Sabadell, starigis sian kutiman standon de Esperanto-libroj. Flugfoliojn reklamantajn la Perkorespondan KAE-kurson oni grandakvante distribuadis tiuokaze.
ESPERANTO-KURSO EN LA UNIVERSITATO DE VALENCIO
Danke al la pragmataj demarŝoj de la loka s-ano Aŭgusto Casquero de la Cruz, 20 lernantoj finis tiun E-kurson, kiun li mem gvidis. Krome, la tiea Fakultato decidis starigi Instituton pri Modernaj Lingvoj, inter kiuj troviĝos Esperanto. Gratulon pro lia imitinda strebado!.
NUR UNU AFERO, ONI NE POVAS FARI PER ESPERANTO, NOME: KROKODILI!
-12-
— imatge 5 —
Vere, se ekzistas kontraŭdiroj en la Fundamento, laŭ la principo de netuŝebleco de la Fundamento, oni ne rajtas elimini ilin; sed aliparte, oni rajtas preferi la formon pli logikan kontraste al la pli mallogika. Reciproke, neniu rajtas malpermesi la pli logikan formon, sub la preteksto, ke la Fundamento ne indikas tion eksplicite.
Jen kelkaj nekongruoj en la Fundamento (oni indikas interkrampe la numerojn de la koncernaj paragrafoj de la Ekzercaro).
1 – Ekzercaro: «Unu virino havis du filinojn» (11) Gramatiko: 1-a regulo. Artikolo nedifinita ne ekzistas.
2 – E : «…(sinjorino) petis de ŝi trinki…» (19) Oni uzas «de» kiel indikilon de la dativa kazo. G : 2-a regulo. La dativo estas indikata per «al».
3 – E : Resti kun leono estas danĝere. (7) G : La finaĵo de la adjektivo estas «a».
4 – E : El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. (12) G : 4-a regulo. La bazaj numeraloj estas nedeklinacieblaj. Plie, ekzistas duobla funkcio por «unu», nome numeralo kaj pronomo. La nuna tendencoj estas uzi ĉi kaze iu(j).
5 – E : Mi estas tiel forta kiel vi. (10) G : 3-a regulo. En la komparativo oni uzas ol. La Universala Vortaro ankaŭ indikas tion.
Jen kritikindaĵoj de la klasikaj verkistoj.
1 – Duobla funkcio (prepozicia kaj konjuncia) por la partikuloj dum kaj ĝis. Tio kontraŭas principon de precizeco. Antaŭvidita solvo: restrikti la izolan uzon al la prepozicia, kaj por la konjunkcia, uzi vortgrupojn dum ke kaj ĝis ke.
2 – Apostrofitaj prepoziciaj lokucioj: dank’ al kaj spit’ al. La apostrofado laŭ la 16-a regulo estas rezervita al artikolo kaj subtantivoj. Krome, ekzistas neprecizeco en tiu klasika uzado, ĉar la ekzemploj povas interpretiĝi respektive kiel danko al, anstataŭ «danke al» kaj spito al, asntataŭ «spite al». La solvo estas por «dank’ al»: graŭ, kiu estas malkunmeto de la antonimo malgraŭ, kaj por «spit’ al»: simple spit, indikita en la Universala Vortaro.
3 – Kelkaj konjunkciaj lokucioj estas formataj laŭ la formulo prepozicio + tio ke (ekz. pro tio ke, pri tio ke) kaj aliaj per la la formulo prep + ke (ekz. por ke, malgraŭ ke). Tio aspektas kiel regulo kun esceptoj. La solvo estas elimini la pronomon «tio» en tiuj lokucioj, akorde al la esenca principo de simpleco.
Konklude, ekzistas malakordoj en la Fundamento inter la Gramatiko kaj la Ekzercaro, aŭ inter la Ekzercaro kaj la Universala Vortaro. Se oni povas korekti tiujn malakordojn surbaze de la Gramatiko aŭ de la Vortaro, tio estas tute lica. Se la korektoj al la ekzemploj de la Ekzercaro apogas sin sur la esencoj de la lingvo, ili konstituas aŭtentikajn plibonigojn de Esperanto, kaj eĉ preferindajn formojn al tiuj de la Ekzercaro. Same pri la korektoj al la uzataj formoj fare de la klasikaj verkistoj.
[BILDO p.5 | 32,82,51,89] Dika sago montranta dekstren, al la sekva paĝo.
-8-
LERNU PER ALIULAJ ERAROJ, KIES FONTON NI REZIGNAS CITI
«Li multe kontribuis al la bonfarto (bona farto!) de la Internacia Lingvo».
Tiu tuj supra frazo estas lingve senriproĉa, escepte de unu miskunmetita vorto, nome: «bonfarto». Ĝusta povas esti nur la interkrampita sintagmo:(bona farto!), ĉar konforme ni jam plurafoje ripetis, nenio pravigas la kunskribon de adjektivo kun substantivo, kiel preter la Fundamentan Gramatikon oni faris tiuokaze per la erara «bonfarto», ĉar tio estas eksterregula elizio de la adjektiva finaĵo -a, kaj eventuale de la akuzativa litero -n, se la koncernan epiteton difinas transitiva verbo.
Do, ne: bonfarto, sed bona farto; ne: bonhumoro, sed bona humoro, aŭ prefere: humuro; ne: bonveno, sed bona veno, aŭ pli precize: feliĉa ĝisveno; ne: bonvolo, sed bona volo. Tamen, kiel kunmetita vorto, bonvolo estas tute ĝusta en la senco de «volo de bono», kio ja ne signifas «bonan volon» ktp. Sekve, en lingvo arta, kia Esperanto, ĉiuj tiuj vortoj, kiel dirite miskonstruitaj per kunskribo de adjektivo kun substantivo, devus logike fariĝi arkaismoj, kion cetere jam aŭguris D-ro Zamenhof.
Geinteresatoj ĝisfunde koni la laŭ-Fundamentan uzadon de tiuj gramatikaj nuancoj, volu konsulti la verkon: «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto» kaj ĝian «Komplementa Volumo», kiu lingva traktato konsistas el du libroj, aparte aĉeteblaj ĉe la libroservo de la Hispana Esperanto-Federacio, Apartado 119. Es-47080 Valladolid (Hispanujo).
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
YUMEIHO – TERAPIO, DE S-ANO SAIONJI MASAYUKI
Ni danke ricevis tre interesan 159-paĝan ilustritan libron, en belastila Esperanto, pri Koksoston Ĝustiga Premkneda Terapio. Jam okaze de ĝia prezentado en la UK de Valencio, la jaron 1993, ni proprasperte konis la efikon de tiu saniga metodo, kies direktisto estas: s-ano Masayuki SAJONOJI SAIKI, Tokyo, C.P.O. Box 405, 100-91 Japanujo.
* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * *
FAMA ESPERANTOLOGO ITALA OPINIAS PRI NIA PERIODAĴO
La «KAE-Informilo» povas plenumi gravan rolon por la katalunaj esperantistoj kaj, laŭ tio, kion mi vidis, ĝi ja superas la nivelon de pure loka revuo.
RENATO CORSETTI
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
DANKE ĴUS RICEVITA, de s-ano Vincento Caudet Armengol, el Francujo, plia mondonaco de 100 francaj frankoj. Kiel kutime, ni aplikos ĝin al la disvastigo de la «KAE-Informilo».
Bibliografiaj notoj
ZAMENHOF, L.L. Fundamento de Esperanto. Marmande. 1963. ZAMENHOF, L.L. Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto. 1954 Rickmanswarth.
-9-
— imatge 6 —
DU SIMILACELAJ IDEALOJ: ROTARIO KAJ ESPERANTISMO
Kun plena scio pri la Rotaria Movado, ĉar anticipe li ricevis ampleksajn detalojn tiutemajn de s-ano Marc Levin, sekretario de la internacia organizacio «Rotaria Amikaro de Esperantistoj = RADE, fine de la nunajara aprilo nia diligenta samideano d-ro José Luis Pérez Ovilo, el la urbo Murcio, (Hispanujo), estis invitate, de la tiea Rotario-Klubo, ĉeesti informan vespermanĝon, en kiu li faris paroladon rilatigante la paralelecon de objektivoj inter la fondito de la Rotaria Movado, s-ro Paul Percy Harris, kaj la aŭtoro de Esperanto, D-ro Zamenhof. La aŭdantaro de tiu humanisma societo aŭskultis la paroladon de nia samideano kun evidentaj interesiĝo kaj simpatio.
Jen mallonga resumo tiukoncerna pri la interveno de s-ano Pérez Ovilo: Zamenhof estis iom pli aĝa ol Paul Harris. La unua naskiĝis en 1859, la dua en 1868, Zamenhof publikigis la Lingvon Internacian, en 1887. Harris kunvenigis la unuajn Rotarianojn en 1905. Sed la unua kongreso de esperantistoj ankaŭ okazis en 1905. Per malsimilaj vojoj, la du fondintoj aspiris saman celon, nome internacian interkompreniĝon, pli bonajn rilatojn inter la homoj kaj, fine, universalan pacon.
Ni, esperantistoj, bone konas la idealon de Zamenhof. Li forte amis la homaron kaj pensis, ke ĝi ĉesos interbatali, se ĝi povus facile kaj rekte interkompreni sin reciproke. Unuavide, Rotario (*) ne aspektas tiom idealisma sed, kiam oni atente legas la verkojn de Paul Harris, bedaŭrinde jam elĉerpitajn, oni komprenas, ke li ankaŭ estis forte motivita de amo por la homaro kaj konvinkita, ke interkompreno inter la popoloj kondukos al ĝenerala paco. En unu el liaj pluraj verkoj, nome «This Rotarian Age» (=Tiu Rotaria Epoko) enhavas multajn paragrafojn kontraŭ milito.
Inter la du mondmilitoj, Rotario Internacia plurafoje rezoluciis favore al Esperanto, precipe en 1982 [?], kaj unu el ĝiaj prezidantoj, la Franca Maurice Duperrey, estis konata esperantisto. La Brita revuo «The Rotary Meel» ofte publikigis artikolojn favorajn al la uzado de Esperanto en Rotariaj internaciaj rilatoj kaj konferencoj. Ankaŭ la Franca antaŭmilita revuo» Le Rotary», kaj «Brasil Rotario» plurafoje aludis pri Esperanto. En majo 1979, «Le Rotarien» publikigis specialan 20-paĝan kajeron pri la Lingvo Internacia. En 1942, Rotaria konferenco okazis en Londono, Britujo, sub prezidanteco de Sydney Pascall, eksprezidanto de Rotario Internacia. Inter aliaj interkomprenigaj projektoj estis proponata la instruado de Esperanto en elementaj lernejoj.
(* Laŭ PIV, Rotario estas: tutamonda multafaka societo, kiu celas internacie helpi al la homaro, kaj kies kluboj povas enteni nur po unu reprezentanton de unu difinita profesio).
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
NOVA ADRESO DE LA REDAKTISTO DE LA «KAE-INFORMILO»:
S-ano Vincento Hernàndez Llusera, C/ Antoni Cusidó, 6 B, 2º 2ª ES-08208 Sabadell (Katalunujo)
-10-
«LABORISTAJ KRONIKOJ», ĴUS ELDONITA VERKO
Libro kun formato 17 X 21 cm., ampleksanta 146 paĝojn, kaj ilustrita per pluraj fotoj, inter ili tiu de la kompilinto-redaktisto, s-ano Antono Marco Botella, kies portreton akompanas kelkaj linioj pri lia esperantista bibliografio.
Tiu historia libro, eksklude rilata al la laborista Esperantismo, certagrade fariĝas oportuna kompletigo de la duvoluma verko: «Analoj de la Esperanta Movado en Hispanujo», aperinta la jaron 1987 sub la plumo de la sama aŭtoro.
En klarastila rakontado, s-no A. Marco Botella objektive defiligas, laŭlonge de tre interesa teksto plena de historiaj faktoj kun nomoj de ties protagonistoj, ĉiutempajn eventojn precipe koncernantajn la laborulan Esperantismon nialandan, trafe analizante ilin tra la lenso de lia sperto en tiu specifa kampo.
Fine ni koncize aldiru, ke tiu faka verko, nome «Laboristaj Kronikoj», plenarajte meritas preferan lokon en la biblioteko de ĉiu esperantisto Hispana. Ĝin oni povas aĉeti, je la prezo de 1200 pesetoj po ekzemplero, ĉe la libroservoj de HEF kaj HALE.
VELUS
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
KORESPONDA ESPERANTO-KURSO DULINGVE UZEBLA
Tiu ĉi 16-leciona Esperanto-kurso, kies ekzemplojn la gelernantoj povas indiferente traduki en la Kastilian aŭ la Katalunan lingvojn, kostas nur 3.500 pesetojn, en kiu prezo estas inkludite dudirekta vortareto Esperanto-nacialingva, kun oportuna gramatiko, plus perioda ricevado de la bulteno «KAE-Informilo», enhavanta taŭgan tekstaron por plej efikaj lernado kaj samatempa praktikado de la lingvo. Krome, ankaŭ per tiu unika prezo, estas senpage liverata fonetika kasedo, en kiu belastile parolas, en imitinda Esperanto, la kompetenta esperantisto, profesoro Milan Sudec.
Ĉiuj mendoj, faritaj de geinteresatoj dezirantaj enskribi sin en tiu favoraprezan kurson, estas traktataj nur post ilia koncerna antaŭpago, kiun volu efektivigi, prefere per poŝta ĝiro, por tiel eviti kromajn kostojn, al: «KAE-kurso de Esperanti per korespondado». C/ Font Nova, 32 Telefono (93) 727 50 21, ES-08202 SABADELL (Barcelona)
* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * *
ABONU, REABONU AŬ ABONIGU LA «KAE-INFORMILO»n
Tiu ĉi laŭ-Fundamente redaktata periodaĵo, specife Esperantisma, kostas nur 800 pesetojn jare, kiun monsumon volu transpagi, laŭeble per poŝta ĝiro, al s-no Santiago Torné Graŭ, C/ Roca 22, 3º, 1ª. ES-08208 SABADELL (Katalunujo)
Centjara tradicio nek sanktigas nek sankcias lingvan eraron. (Luiso Mimó Espinalt)
-11-
2a època, núm. 16, tardor de 1996

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 16, tardor de 1996.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 5,4,55,30] Emblemo de KAE: flirtanta flago kun stelo, radioj malantaŭe kaj standardo kun la vorto «kae», kun la surskriboj «Kultura Asocio Esperantista» kaj «Associació Cultural Esperantista», kaj sube «Katalunujo».
C/. Montseny, 5, 1-er ES-08208 SABADELL
C. Cívic Montserrat Roig C/. Sant Tomàs, 2 ES-08222 TERRASSA
«KAE-Informilo»
( DL. Num. B. – 42645 – 92 )
Nº 16 – Dua epoko. Deka aperjaro. Monatotria. Aŭtune de 1996
LA 55ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO, okazinta en Murcio de 12 ĝis 17 de julio 1996
KONGRESEJO. La Kongreso malvolviĝis en la Instituto «Licenciado Francisco Cascales», en la centro mem de la urbo, lokalo kun granda korto kaj bela aŭditorio, kie okazis la plej granda parto de la programeroj. Krome estis multaj aliaj salonoj niadispone.
KONGRESANARO. Sekvante la ritmon de pasintaj jaroj, la aliĝado estis malalta, ja nur iom pli ol okdek personoj enskribis sin en la Kongreson, el kiuj ne pli ol 50 ĝin ĉeestis, kaj la plej granda parto el ili estis veteranoj. Ankaŭ svarmis gejunuloj, Esperantaj burĝonoj, pri kiuj oni esperas, ke ili ne velkos en la estonteco. Verŝajne la UEA-Kongreso en Prago ŝtelis al nia Kongreso multajn ĉeestantojn.
INAŬGURO. Ĝi okazis en tiu bela aŭditorio sub la gvido de la HEF-prezidanto, s-ano A. Alonso Núñez, kaj la prezidanto de la L.K.K., s-ano Francisco Miguel Muñoz Garre. Kiel oficialaj geinvititoj troviĝis, en la prezida tablo, s-rino Maria Guirado, profesorino pri lingvoj de la menciita «Instituto Licenciado Francisco Cascales». Ŝi laŭdis la rolon de Esperanto, analizis la lingvajn problemojn kaj deziris al nia E-Movado grandan sukceson. La alia invitito estis profesoro Pedro Guerrero, kiu reprezentis la Murcian magistraton kiel membro de ĝia socialista [?] grupo. Li reliefigis la lingvan valoron de Esperanto en la lukto kontraŭ rasismoj, kaj manifestis, ke kiel profesoro pri Didaktiko de Lingvo kaj Literaturo de la Universitato de Murcio, li kun granda intereso sekvos niajn debatojn. La Kongreson salutis diversaj reprezentantoj de Esperanto-grupoj. Nome de la organizacio KAE salutis ĝia sekretario, s-ano Giordano Moya, kiu krome estis
— imatge 2 —
oficiale prezentinta, al la HEF-estraro, duteman petskribon de la Kultura Asocio Esperantista = KAE, de Katalunujo, subskribitan de ĝia prezidanto, s-ano Josep Mª Galofré Domingo). (* Kopio de tiu dokumento estas reproduktita tuj sekve de ĉi tiu raporto). Fermis la inaŭguron s-ano F. M. Muñoz Garre, prezidanto de la L.K.K. Kiel festparoladon la HEF-prezidanto s-ro Alonso Nuñez elektis la titolon: «Kial ne venas la gejunuloj». La temo, jam sufiĉe konata de ni ĉiuj, estis plia voko por altiro de la junularo al la Esperanto-Movado, kaj ankaŭ por ke la junaj ge-esperantistoj ĉeestu la kongresojn.
PRELEGOJ. Unu el ili estis dediĉata al eminenta murciano, la bedaŭrata Esperanto-pioniro, inĝeniero Ricardo Codorniu, pri kies personeco prelegis, en kastilia lingvo, s-ro Enrique Fernández, ĵurnalisto kaj korespondanto de la informagentejo «EFE». Li prezentis tiun faman murcianon, kiel homon agantan en ĉiuj aspektoj de la vivo, sed precipe en tiu de la naturo, kaj kompreneble li ne forgesis lian esperantistan faceton, kiun fakte ni jam delonge konas. Krome, s-ro Enrique Fernández prezentis kastilialingvan libron, kiun li mem verkis, rilatan al nia elstara samideano R. Codorniu.
Alia prelego, ankaŭ en kastilia lingvo, estis prezentata de s-ro F.Onsalo, sub la temo: «Paroli Esperanton kiacele?». Li ne estis kontraŭ nia lingvo, sed substrekis, ke laŭ sia opinio la Movado devus ŝanĝi sian strategion jene: forlasi tiun eternan filozofion pri frateco, himno, flago, paco, insignoj… kaj pragmate meti la Esperanto-Movadon en la defion de nia nuna moderna vivo. Li opinias, ke HEF devus munti kapablan kaj bone organizitan centron por tradukado de lingvoj, ĉio ekde la plej komerca vidpunkto, kun tradukistoj pagataj en sufiĉa financa bazo, kaj rilate al tiu ĉi punkto li eksponis kiel atingi tiun financan rimedon, kio al la subskribinto (kun pardonpeto) ŝajnis io simila al la «Rakonto de la laktovendistino», kvankam tiu opinio mia ne signifas, ke s-ro F. Onsalo ne iom pravis. Je la fino okazis debato, en kiu oni venis en lingvan konflikton. Efektive, la HEF-prezidanto Alonso deziris, ke la debato okazu en kastilia lingvo, eĉ alvenis momento, en kiu oni devis decidi per voĉdono. La rezulto estis, ke ĉiuj ĉeestantoj estis favoraj, por ke la debato okazu en Esperanto, kaj sekve la HEF-prezidanto estis devigata paroli Esperante. Tiu ĉi aspekto, laŭ mia vidpunkto, estas ege grava en nia landa Esperanto-Movado. Mi ne povas silenti, ke ni ĉiuj ĝuis aŭdante paroli Esperantalingve la HEF-prezidanton, kiu, laŭ propra deklaro, nun (antaŭe ne) sentas inklinon por debatoj en kastilia lingvo.
La subskribinto prelegis, en Esperanto, pri la temo: «La eliminado de la malriĉeco», kies enhavon mi povas resumi en tiun ĉi frazon: La hipokriteco de la socio, en kiu ni vivas.. Se vi deziras ĝin plene koni, skribu al mi, kaj mi sendos, senpage, ĝian kopion.
EKSKURSOJ. La tutataga ekskurso okazis al «Malgranda Maro», konkrete al la «Perdrika Insulo», el kie, krom manĝado de bona rizaĵo kaj trihora boato-vojaĝado, estas nenio plie rakontinda. Revene ni vizitis la sidejon de Esperanto-Grupo en la urbeto San Javier de Ribera, kie nia kolego Tomás Ortiz laboras kun imitinda entuziasmo.
La duontaga ekskurso estis al Alquerias, en kiu urbeto ni ankaŭ vizitis la lokan
— imatge 3 —
Esperanto-Klubon troviĝantan en belega ejo, kiun disponigas la urba magistrato al Esperanto-klubo kaj al aliaj kulturaj societoj. Poste ni vizitis la entreprenon «Skorpyus», grandega magazeno, de kie oni distribuas la plej diversajn barojn, ekde libroj kaj horloĝoj eĉ ĝis piroj kaj melonoj. Ĉiu vizitanto estis regalata per libro-donaco.
Tiu ĉi entrepreno disponigis al ni aŭditorion, kie ni komencis la Ĝeneralan Asembleon. La subskribinto pledis por diversaj aferoj, inter ili por la aperigo de adresaro, pri kiu la sinjoro prezidanto ne konsentis. Ankaŭ li pledis, por ke la junularo havu rabaton en la kotizo al HEF – ja samasencan petskribon la organizacio KAE ankaŭ formulis – kiu propono estis aprobata post voĉdono, kvankam pri la reduktota kotizo kaj aĝo-limo por la junularo decidos la HEF-estraro. Pro malfrueco, ni estis devigataj forlasi la salonon, post kio ni iris al simpatia festo, tiam okazanta en kvartalo de la urbeto, kie ni estis regalataj per abunda biero, kolbasetoj kaj sango-kolbasetoj. Nepre mi devas mencii la amatorajn dancistinojn de la Murcia folkloro, kiuj, akompanate de oportuna muziko, tre gajigis nin dum tiu tiom bela kaj agrabla vespero.
ĜENERALA ASEMBLEO. Eĉ se parte jam ligita al ekskurso ĝis Alquerias, kaj ne finiĝinta pro tempo-manko, ĝi daŭris en la aŭditorio de la Kongreso. Denove la subskribinto kun aliaj prezentis demandojn kaj sugestojn al la HEF-estraro. La financa situacio estis unuanime aprobata, kaj oni priparolis la sugeston, faritan de la organizacio KAE, okazigi perleteran referendumon inter la HEF-membraro, pri kiu ajn grava problemo. Ekde nun aperos «Correo de Esperanto», sub la prizorgado de s-ano A. Cabezos, kiel informilo por la mondo ne esperantista, uzante la lingvojn kastilian, baskan, galegan kaj katalunan. En tiu Asembleo, la HEF-prezidanto antaŭsciigis sian eksiĝon, sed samatempe li sin anoncis kiel kandidaton por vicprezidanto, kio eventuale povus efektiviĝi, se la statuto de HEF kaj la aprobo de ties membroj tion permesus.
ESPERANTO EN LA UNIVERSITATOJ. Oni informis pri la sukceso atingita de nia s-ano Aŭgusto Casquero, kiu organizis kaj mem gvidis Esperanto-Kurson, kun ĉeesto de 20 lernantoj, en la Universitato de Valencio, kies Fakultato krome decidis starigi Instituton pri Modernaj Lingvoj , inter kiuj troviĝos Esperanto, kiel jam anoncite en «KAE-informilo» nº 15. Evidente ĉiu kongresano pensis, ke similan sperton oni povas realigi en aliaj Universitatoj.
Nia prezidanto ankaŭ prezentis la Internaciajn Kursojn, kiuj laŭ planite devos okazi la venontan jaron en la Universitato de Santiago de Compostela. Li menciis la subtenon kaj kompletan apogon de la vicrektoro de la tiea Universitato. Rilate al tiuj kursoj, komence de julio nunajara okazis ilia prezentado en la menciita Universitato, kun ĉeesto de la vicrektoro, altarangaj esperantistoj de UEA kaj studentoj esperantistaj. Se la kursoj iros antaŭen, la urba magistrato promesis ilin enprogrami en siajn kulturajn aranĝojn de la jaro 2000, pro la fakto, ke Santiago de Compostela estas elektita kiel unu el la dek kulturaj urboj de Eŭropo. La grundo estas preta, la grajnoj semitaj, ni zorgu pri la rikolto.
«PREMIO KLARA SILBERNIK». Kiel jam estas tradicie, je la fino de la Kongreso oni liveris la «Premion Klara Silbernik», aŭspiciatan de la Hispana
— imatge 4 —
Esperanto-Muzeo, kaj kiun nunajare ricevis s-rino Dolores Egea, edzino de nia laborema samideano José Mª Bernabeu Franco. Tiu ĉi Premio estas ĉiujare aljuĝata al edzino, kiu abnegacie kaj konstante helpis sian edzon en liaj laboroj por Esperanto. La medalon, konsistantan el brusta reliefo de la edzino de D-ro Zamenhof, kune kun la tiurilata atestilo krom bela florbukedo, enmanigis al la distinginda sinjorino Dolores Egea, la direktoro de la Hispana Esperanto-Muzeo kune kun s-anino Maria Ferigle, ambaŭ gemembroj de la aljuĝa komitato de tiu Premio.
Kadre de la arta vespero, ni devas mencii plezurigan deklamadon de poezioj, en Esperanto kaj kastilia lingvo, fare de s-rino Inma Martín, el Murcio. Kaj en tiu ĉi ĉapitro, ne forgesebla estas la muzika koncerto de la veterana muzikisto «SOLO», kiu nunajare prezentis mildajn melodiojn multe pli agrablajn ol antaŭe, almenaŭ por la gusto de la subskribinto. Jen resume do, kio okazis en la pasinta «55-a Hispana Kongreso de Esperanto».
Por la venonta jaro 1997, nia kongresurbo estos Valencio, kie samadate okazos la 7ª Internacia Esperanto-Kongreso (Eŭropa.) kun sia 7-a Eŭropa Esperanto-Forumo.
Raportis: LUIS SERRANO PÉREZ
* JEN LA TEKSTO DE LA MENCIITA KAE-DOKUMENTO:
Dutema propono de la KAE-estraro, okaze de la HEF-Kongreso en Murcio:
Jam en la Ĝenerala Kunveno de la Kultura Asocio Esperantista = KAE, kiu havis lokon la 28-an de januaro nunajara, kaj ankaŭ en postaj kontaktoj inter KAE-membroj aliĝintaj al HEF, oni koincide aprobis la sugeston, ke antaŭ ol preni definitivan decidon dum kongreso, la HEF-estraro devus laŭeble konsulti ĉiujn siajn gemembrojn, tiel ke okaze de kongresa rezolucio pri iu grava afero niamovada, ankaŭ skribe rajtus validigi sian voĉdonon aŭ opinion tiuj HEF-anoj, kiuj diversakaŭze ne povus ĉeesti la koncernan Hispanan Kongreson de Esperanto.
Rilate la 2-an linion de punkto nº 2 de la nunajara Kongresa tagordo, troviĝanta en paĝo nº 6 de la lasta HEF-organo «Boletin» nº 326, en kiu linio nome tekstas: «Eventuala renovigo de kotizoj», la KAE-estraro tiel opinias pri la menciita punkto:
Ke eventualan altigon de kotizoj HEF devus laŭeble bremsi, ĉar tio ĉiam rezultigas certan perdon de asociitaj membroj, precipe de tiuj kun modesta pago-kapablo. Krome, ĉiu kotizo-altigo fariĝas vera okstaklo baranta la enkorpigon de junaj fortoj al nia E-Movado, kiujn ni ja devus prioritate stimuladi, oferante al ili malaltajn, eĉ simbolajn kotizojn.
Cetere ni opinias, ke nunamomente estas ne oportuna ia ajn kotizo-plialtigo, tial ke la aktuala stato de la HEF-financoj estas, kiel ĉiuj scias, entute tre favora, precipe danke al la konsiderinda monsumo ricevita de du apartaj fontoj, nome el la ekonomie tre sukcesa UEA-kongreso en Valencio, konscience organizita de
— imatge 5 —
s-ano Aŭgusto Casquero kaj lia tiea skipo; kaj el la testamento de la bedaŭrataj geedzoj Casanovas-Ferràndis, esperantista paro el la urbo SABADELL, danke al kiuj la Fondaĵo Esperanto de HEF heredis-os mondonacon proksimuman al kvar milionoj da pesetoj.
Sekve, ni opinias, ke per la interezoj de tiu bone investita kapitalo, oni povus ne nur daŭre favori ĉiujn HEF-anojn per stabiligo de iliaj kotizoj, tiel faciligante kaj la membrec-kontinuecon de la ĝisnunaj asociitoj kaj samatempe stimulante la enkorpigon al HEF, de eventualaj gesimpatiantoj de la Internacia Lingvo, sed ankaŭ diversarimede doni fortan impulson al la disvastigo de Esperanto en Hispanujo.
Por la KAE-estraro, ĝia Prezidanto. J.Mª Galofré Domingo
PRI HISTORIO DE NIA INTERNACIA LINGVO
Kiel grava kontribuo al la historio de nia Internacia Lingvo, ĵus aperis en la Germana lingvo «Zur Geschichte des Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes in Leipzig (Westsachsen), ISBN 3-00-000530-7 «; tio estas, «Historio de la laborista Esperanto-Movado en Leipzig (Okcidenta Saksio). La aŭtorino de tiu verko, Ino Kolbe (Leipzig 1914) kolektis grandan kvanton da materialo kaj ilustraĵoj koncernantaj la historion de la Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA), fondita en 1911 en Leipzig de ŝia patro Reinhold Voigt.
D-ro Detlev Blanke kunlaboris en la eldonado de tiu verko, ordigante materialon, aldonante notojn kaj kelkajn ĉapitrojn. La verko estas dividita en du partojn; la unua parto por la jaroj 1908 ĝis 1924, kaj la dua por la jaroj 1925 ĝis 1933, en kiu jaro Adolfo Hitler atingis la tutan povon kaj, bedaŭrinde, komencis siajn diversajn persekutojn.
Bele presita, la libro raportas, inter aliaj, pri historigrafio de GLEA, historio de la internacia kaj Germana laborista Esperanto-Movado, biografio de Reinhold Voigt, la propra GLEA observata de polico kaj policaj aktoj, utiligo de Esperanto en sportistaj kaj radiofoniaj medioj, proleta Esperanta gazetara servo, GLEA – kaj SAT – kongresoj, esperantistoj arestitaj aŭ pereintaj dum la Hitlera tempo. Kune kun aliaj plej diversaj kaj interesaj temoj, la libro ankaŭ enhavas faksimilojn da frontaj paĝoj de malnovaj Esperanto-revuoj kaj fotografaĵoj.
Rekomendinda verko, aĉetonta ĉe UEA, por tiuj samideanoj, kiuj regas la Germanan lingvon, ĉar la malgranda Esperanto-resumo, je la fino de la libro, ne estas sufiĉa.
SANTIAGO TORNÉ GRAU
ABONU, REABONU AŬ ABONIGU LA «KAE INFORMILO-N»
Tiu ĉi laŭ – Fundamente redaktata periodaĵo, specife Esperantista, kostas nur 800 pesetojn jare,kiun monsumon volu transpagi, laŭeble per poŝta ĝiro al s-ano Saniago Torné Grau, C/.Roca, 22 – 3º – 1ª . ES – 08208 SABADELL
— imatge 6 —
81-a UNIVERSALA KONGRESO EN PRAGO
La ĉijara Universala Kongreso okazis en Prago, la bela urbo centtura, kies pontoj sur la rivero Ultava estas mondofamaj. En la kadro de la Muzikpalaco, kunvenis preskaŭ 3.000 personoj de 65 landoj.
La solena inaŭguro okazis la 21-an de julio, kun ĉeesto de la Vicurbestro de Prago, de reprezentanto de la UNESKO, S-ro Poth, kaj kompreneble de la estraro de UEA, ĉijare unuafoje prezidata de S-ro Lee Chong, el Koreio. Oni legis salutleterojn de diversaj gravuloj, kiel tiun de S-ro Václav Havel, prezidento de Ĉeĥa Respubliko, de S-ro Mayor Zaragoza, Ĝenerala Direktoro de UNESKO, de S-ro Boutros Ghali, Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, kaj aliajn de diversaj neregistaraj organizoj. Post bela muzika kaj teatra paŭzoj, estis la vico de la landaj salutoj, kaj mi salutis nome de Hispanio, emfazante du gravajn eventojn okazintajn ĉijare en nia lando, t.e., la kursojn de Esperanto en la Universitato de Valencio kaj la oficialan prezenton de la projekto de Preuniversitataj kursoj en la Universitato de Santiago de Compostela.
Dum la semajno okazis, kiel ĉiam, tiel granda nombro da programeroj, ke oni ne povas partopreni en ĉiuj, sed mi klopodos skizi tiujn al kiuj mi ĉeestis. Krom la Nitobe Simpozio, okazis la klasikaj fakaj kunsidoj, la laboroj de la komitato de UEA, kie nome de HEF partoprenas nia Komitatano A. Luis Hernàndez, kaj kie oni akceptis kiel novajn landojn apartenantajn al UEA, Vietnamio kaj Barathon (Hinda Unio); prezento de novaj libroj, en la kadro de kies aranĝo oni parolis pri la verkoj de S-ro Marco Botella kaj tiu de Miguel Fernández. Dum la Internacia Kongresa Universitato, mi ĉeestis al prelego de S-ro Emderby, prezidanto de LKK de la venontjara UK en Adelajdo (Aŭstralio), kiu prelegis pri la tieaj aborigenoj, kaj ĝi estis tre alloga kaj interesa.
Oni jam fiksis kiel venontjarajn kongresurbojn: Adelajdo, por 1997, Montpellier por 1998 kaj Berlino por 1999.
Ni partoprenis ankaŭ en diversaj turismaj aranĝoj, kiel krozo tra la Ultava rivero, folklora vespermanĝo kaj festo en bieno proksima al Prago, kaj en la ekskurso al la urbo Kutna Hora, vizitante survoje la gotikan kastelon Sternberg, kaj la urbon mem, kie elstaras la impona katedralo de Sankta Barbara, kaj aliaj monumentoj de ĉi tiu urbo konsiderata jam kiel «homara havaĵo».
Se ĉio estas interesa en Universala Kongreso, la babilado kun novaj kaj malnovaj amikoj el la tuta mondo estas ĉiam neforgesebla travivaĵo.
M. R. URUEÑA
Kun konsterno ni informiĝis, ke la redaktistino de «Heroldo de Esperanto», s-anino Ada Fighiera – Sikorska, forpasis 67-jara la 7-an de aŭgusto, en Fornaca (Torino) Italujo. Al lia edzo, la prestiĝa esperantisto G.C. F, prezidanto de «Heroldo de Esperanto», kaj al ilia familio, nian korsentan kondolencon.
Lingva logiko estas la fundamento de la Fundamento de Esperanto.
Luiso Mimó Espinalt
— imatge 7 —
MANIFESTO DE PRAGO
Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto, direktas ĉi tiun manifeston al ĉiuj registaroj, internaciaj organizoj kaj homoj de bona volo, deklaras nian intencon firmvole plulabori por la celoj ĉi tie esprimitaj, kaj invitas ĉiun unuopan organizaĵon kaj homon aliĝi al nia strebado.
Lanĉita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancoriĉan lingvon, Esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe, la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.
- DEMOKRATIO: Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de aliaj, ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, Esperanto ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado.
Ni asertas, ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado.
- TRANSNACIA EDUKADO. Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj nacio. Ekzemple, la lernejano, kiu studas la anglan lernas pri kulturo, geografio, kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano, kiu studas Esperanton lernas pri mondo sen limoj, en kiu ĉiu lando prezentiĝas kiel hejmo.
Ni asertas, ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado por transnacia edukado.
- PEDAGOGIA EFIKECO. Nur malgranda procentaĵo el tiuj, kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras ĝin. Plena posedo de Esperanto eblas eĉ per memstudado. Diversaj studoj raportis propedeŭtikajn efikojn en la lernado de aliaj lingvoj. Oni ankaŭ rekomendas Esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva konsciigo de lernantoj.
Ni asertas, ke la malfacileco de etnaj lingvoj ĉiam prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua lingvo. Ni estas movado por efika lingvoinstruado.
4 PLURLINGVECO. La Esperanto komunumo estas unu el la mulmultaj mondskalaj lingvokomunumoj, kies parolantoj estas senescepte du aŭ plurlingvaj. Ĉiu komunumano akceptis la taskon lerni almenaŭ unu fremdan lingvon ĝis parola grado. Multokaze tio kondukas al scio de kaj amo al pluraj lingvoj kaj ĝenerale al pli vasta persona horizonto.
Ni asertas, ke la anoj de ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala ŝanco por alproprigi duan lingvon ĝis alta komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu ŝanco.
— imatge 12 —
LERNU PER ALIULAJ ERAROJ, KIES FONTON NI REZIGNAS CITI
«La lokaj gesamideanoj varme apogis tiun projekton, malgraŭ la oponado de sia (ilia!) prezidanto»
Ĝusta nur povas esti la interkrampita pronomo ilia, kiu respondas al la demando: «Kies estas la oponado?»
Estas evidente, ke en tiu tuj supra frazo la refleksivo sia ne taŭgas, ĉar ĝi ne povas funkcii kiel subjekto. Sekve, ne sia, sed ilia prezidanto oponadis!
Geinteresatoj ĝisfunde koni la laŭ-Fundamentan uzadon de tiuj gramatikaj nuancoj, volu konsulti la verkon: «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto» kaj ĝian «Komplementa Volumo», kiu lingva traktato konsistas el du libroj, aparte aĉeteblaj ĉe la libroservo de la Hispana Esperanto-Federacio. Apartado 119. ES-47080 Valladolid (Hispanujo)
NI FUNEBRAS PRO LA FORPASO DE DU HEF-MEMBROJ
La 31-an de aŭgusto 1996, mortis 60-jara, en la urbo Sabadell, la malnova HEF-membro kaj bona amiko nia, s-ano Victor Sanfeliu Badell, nevo de la tiea SAT-pioniro, la bedaŭrata k-do Petro Casanovas Manent. Al liaj edzino Natalia Balart, patrino Anĝela Badell – ambaŭ esperantistinoj – kaj cetera familio, nian plej profundan kondolencon.
La 4-an de aŭgusto 1996 mortis 69-jara Adonis Gonzalez Meana, iam tre aktiva esperantisto el Gijón. Al lia familio, nian sinceran kondolencon.
LAŬDO DE AKADEMIANO KAJ AL LA ESPERANTO-MUZEO, KAJ AL LA ORGANO DE LA «KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA» = KAE
S-ro Vincento Hernández Llusera. str, C/. Antoni Cusidó, 6 B, 2º 2ª ES-08208 Sabadell (Hispanujo)
Estimata s-ro redaktoro, pro ies afablo oni jam kelkajn jarojn sendadas al mi la «KAE-Informilo»-n, kvankam mi neniam abonis ĝin.
Mi volas tre kore danki pro tiu afableco kaj certigi vin, ke mi ĉiam trovas interesajn informojn en la kajeretoj.
Cetere, fine de majo 1996, mi estis en via ĉirkaŭaĵo kaj kun granda ĝojo konatiĝis kun la Hispana Esperanto-Muzeo de nia amiko Luis Mª Hernandez Izal. Mi estis impresita. Tiu institucio meritas ĉies subtenon.
Mi aldonas materialojn, kiuj laŭ mi meritas disvastigon.
D-ro Detlev Blanke (Germanujo)
— imatge 5 —
- LINGVAJ RAJTOJ. La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado ĉe granda parto de la monda loĝantaro. En la esperanto-komunumo la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sub neŭtrala tereno danke al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.
Ni asertas, ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj.
- LINGVA DIVERSECO. La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la Esperanto-komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco. Sekve, ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado.
Ni asertas, ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se ĝi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de ĉiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco.
- HOMA EMANCIPIĜO. Ĉiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn donante al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala komunikilo, Esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipiĝo por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel individuo en la homara komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili.
Ni asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo.
NUPTO ĈE KAE-ESTRARANO
La 13-an de oktobro 1996, s-ano Pere Miquel Puyol, vicsekretario de la organizacio «Kultura Asocio Esperantista»=KAE, edzigis sin al la simpatia instruistino Mari Luz Gerona Mikolau.
La feliĉaj geedzoj ekde nun rezidas en «Les Fonts», urbanizaĵo apuda al la urbo Terrassa. Ni kore deziras, ke la juna paro daŭre ĝuu kaj perfektan kunvivadon, kaj plej bonan sanostaton.
ESPERANTO SUR LIA VIVOVOJO
Kun granda intereso ni tralegis la francan bultenon ESPERANTO VAUCLUSE, de septembro-oktobro 1996, en kiu troviĝas bele prezentita respondo al la demando de ĝia redakcio:»Kial kaj kiel vi esperantistiĝis?» Nin vere agrable surprizis, ke la protagonisto de tiu nova gazet-rubriko, nome estis nia distinginda KAE-membro kaj malnova amiko, la katalana samideano Vincento Caudet Armengol, kiu sub la titolo: «Sesdek jaroj de Esperantaj travivaĵoj», rakontas sian esperantistan vivon ekde kiam, dudekjarulo, eklernis Esperanton la jaron 1936, unue en la katalana urbo Sant Feliu de Llobregat, kaj poste, kiam lia soldata deĵorado tion permesis, mem daŭrigante la lernadon en la tranĉeoj.
- 8 –
La demando pri «komput/er/il/or-o» — tri jardekoj de konfuzo kaj kaoso
Bernard Golden
Starigo de la problemo
Historiistoj de Esperanto sendube akordos, ke en la tri jardekoj de 1967 ĝis la nuno estiĝis ŝajne nesolvebla termonografia problemo, kiu konfuzis ĉiujn esperantistojn. Temas pri la neeblo definitive decidi la demandon rilate la plej ĝustan Esperantan nomon de grava, aŭtomata, elektronika aparato, kiu plenumas komplikajn kalkulojn. Pluraj vortformoj estis proponitaj, kaj en la 1970-aj jaroj Rüdiger Eichholz entreprenis enketon kaj voĉdonadon kun la celo solvi la problemon en «demokrata» maniero. La rezulto de liaj fortostreĉoj estis nur densiĝo de la kaoso, akompanata de etoso de ardanta polemikado inter apogantoj de rivalaj terminoj.
Proponitaj terminoj
Mi nombris almenaŭ dek diversajn nomojn, kiuj estis proponitaj kaj prezentitaj de Eichholz al la enketitoj, ne nur fakuloj sed ankaŭ laikoj: Komputero, kompjutero, komputilo, komputrilo, komputro, kompjutro, komputoro, komputatoro, kompjutatoro, ordinatoro. Iom post iom la plej granda parto de tiu terminografia balasto estis forbalaita en la abismon de forgeso, kaj restis nur jenaj tri vortoj: 1. la internacia vortformo «komputero», ekuzita en 1967 kaj registrita en Plena Ilustrita Vortaro (PIV) en 1970; 2. «komputilo», same registrita en PIV sed kun tute alia signifo; 3. «komputoro», aperinta en la Suplemento de PIV (1987) por anstataŭi «komputero», sed kiu ne estas bazita sur etimo en iu etnolingvo. La apogantoj de «komputilo» kaj «komputoro» grupiĝis en du antagonismajn tendarojn, lasante la partianojn de «komputero» okupi nenieslandon inter ili.
Vekrioj de malespero
Lingvisto François Lo Jacomo, ekzameninte ĉiujn aspektojn de la disputo, opiniis, ke laŭ la vidpunkto de komunikado, ne estas tro ĝene, se du terminoj konkuras dum ankoraŭ pluraj jaroj. Subtenantoj de tiu speco de rezonado naive proponas, ke oni lasu la solvon al la uzado. Aliaj esperantistoj malpacienciĝis kaj en 1982 postulis, ke la Akademio de Esperanto intervenu kaj unu fojon por ĉiam decidu, kiu el la tri terminoj estu oficialigita kiel la Esperanta nomo de la koncerna aparato. Ankoraŭfoje ricevis la taskon trovi la solvon Rüdiger Eichholz, kies klopodoj en 1970-aj jaroj fiaskis. Pluraj jaroj pasis sen rezulto. Fine, André Albault, la prezidanto de la Akademio, en letero publikigita en Monato en 1989, amare kaj senhonte konfesis, ke ni ankoraŭ ne vere trovis kontentigan nomon, kaj li konkludis, ke la disputo pri komputilo,-oro ŝajne eterniĝas.
Tre probable pro la longdaŭra konflikto, al Akademia prezidanto Albault okazis krak’ en la kap’, kaj li proponis novan nomon. Per la radiko mantr- , kiun li elfosis el la sanskrita lingvo, li akiris per regula pluformado la sekvajn vortojn:
- 9 –
— imatge 6 —
mantoro – la nomo de la aparato mantoristo – fakulo, kiu funkciigas la aparaton mantori – funkciigi la aparaton mantoristiko – la fako de la mantoristoj
La sama fenomeno manifestiĝis ankaŭ en alia angulo de Esperantujo, kiam la redakcio de Speciala Cirkulero, la oficiala organo de la Analiza Skolo, anstataŭis sian ĝisnunan uzon de «komputero» per la neologismo «kompjutilo»!
Nun, kun tiuj du novaj konkurantoj, ŝajnas, ke neniam estiĝos akordo. Jes ja, oni ne devas esti freneza por esti esperantisto, sed tio certe helpas.
El Oriento venas la lumo
Jen proverbo aplikebla al la nomenklatura problemo pritraktita ĉi-supre, ĉar tiu lumo montras vojon al la solvo. En la magazino El Popola Ĉinio (2/1996, pĝ. 4-5) estis publikigita dupaĝa artikolo titolita «Komputeroj en Ĉinio». La aŭtoro saĝe preterpasis la vanajn diskutojn de la pasintaj jaroj kaj uzis ekskluzive la nomon «komputero», la unuan, kiu estis proponita jam en 1967. Tiel la klarvidaj orientaj samideanoj atingis la solvon de la problemo pli facile ol la obstinaj okcidentanoj.
+ + +
Aŭgusto 1996
Bernard GOLDEN Damjanich u. 1/C.I.8. HU-8200 Veszprém Hungario
********************************************
UNUIĜO EN DIVERSECO
Lingvoj disigas la homaron, sed internacia neŭtrala lingvo ĝin unuigas. Unuiĝo en la diverseco estas esperantista kaj humana idealismo. Tamen, oni devas demandi al si, kial la plej granda parto de la socio ne atentigas pri la homdisiga problemo kaj pri la lingva diverseco. Ĉu la malunuiĝo konvenas al la regantaj potencoj ? Eble, jes.
Unuiĝi devus esti la precipa celo de nia movado, malgraŭ niaj nuancoj kaj diferencaj kriterioj, ĉar nia klopodo ĉiam estas konvinki aliulojn, por ke ili eniru en niajn homaranismajn asociojn. Jen tasko de ni ĉiuj: unuigi volontulojn por solvi sociajn problemojn, kiel estas tiuj de neŭtrala lingvo, paco, mizero, malfeliĉo, k.t.p.
Ni ne povas montri unuigan volon, se ni ne agadas unuigite. Ni devas voki simile al la antaŭaj politikbatalantoj: «esperantistoj el ĉiuj landoj, unuigu vin».
MARCEL LLOBERAS.
********************************************
LA BABILADOJ, DAŬRE SUKCESAS
La jam konataj «Esperanto-Babiladoj» organizitaj de la Kultura Esperantista Asocio (KAE), daŭre sukcesas. En sia postferia kunveno, okazinta la 15-an de septembro en la sidejo de la E-Grupo de Horta «Ĉiam antaŭen», kunvenis 36 gesamideanoj, kiuj, sub la temo «La idealoj», entuziasme praktikis la lingvon.
Je la fino, la geedzoj Ferrer-Clot malavare regalis la ĉeestantojn.
- 10 –
NEKROLOGO DE MODELA ESPERANTISTO
La pasintan 5-an de aŭgusto 1996, mortis 73-jara, en Barcelono, post longa malsano, s-ano Jozefo Climent Grañana, konata de preskaŭ ĉiuj hispanaj esperantistoj. Lian abnegacian dediĉon al Esperanto, al samideanaro kaj al Esperantismo konis kaj ricevis ni ĉiuj. Kie estis io farebla, tie ni trovis lian aktivan partoprenon. Li estis aliĝinta al pluraj E-grupoj. Efike li agadis en la Hispana Instituto de Esperanto, ekde la jaroj 1961 ĝis 1975, kiam la Barcelona Internacia Foiro eldonis siajn murajn afiŝojn en Esperanto. Li ĉiam atente kunlaboris kun la eldonejo Sopena, zorgante pri la daŭriga reeldonado de ĝia poŝtvortaro LEXICON, kiam ĝi komencis elĉerpiĝi.
Krome s-ano Climent multe zorgis pri la kursoj de nia lingvo en la menciita Hispana Instituto de Esperanto, en Barcelono. En ĉiuj propagandaj agadoj pri nia lingvo, li estis ĉiam en la unua vico. Multaj esperantistoj ricevis lian helpon, ne nur dum ilia okaza vizito tra la urbo, sed ankaŭ por solvi problemojn de ilia restado, kiel havigo de oficialaj dokumentoj aŭ iu ajn alia helpo. Ni petas al la bona Dio, ke li premiu lian ĉiam bonan agadon kun ni ĉiuj.
Malgraŭ tio, ke pluraj el liaj amikoj estis for de la urbo pro la somera ferio-periodo, lian funebran ceremonion ĉeestis kvindeko da samideanoj, inter ili reprezentantoj de la estraro de nia organizacio «Kultura Asocio Esperantista» = KAE, kies komitatano li estis ekde ĝia fondo en la jaro 1986.
Al la tuta familio, precipe al liaj edzino kaj filo, kiuj multe helpis kaj apogis lian konstantan laboron por Esperanto, ni manifestas nian profundan kondolencon. Ripozu en paco, kara amiko.
L. Mª Hernandez Izal
********************************************
KIU NE MERGAS FIŜKAPTILON, TIU NE PESKAS!
Nunajare la KAE-Delegacio de Sabadell proponas, al ĉiuj gesimpatiantoj de Esperanto, aparte avantaĝan investon, nome aĉeti la ŝajne de la sorto favore elektitan numeron 03496 , kiu tre probable estos premiata en la Kristnaska Lotado, okazonta la 21-an de decembro 1996.
Tiu numero estas jam disvendata po entute 300 pesetoj por bileto, en kiu monsumo estas inkludite 20-procenta donaco, destinota por diskonigo de la Zamenhofa Lingvo. De enlandaj Esperanto-kluboj, eventuale interesataj partumi en tiu «bonaŝanca» loterio-numero, la loka KAE-Delegacio volonte akceptas minimuman mendon de 10 biletoj (*), kies ĉioman monsumon, t. e., 3000 pesetojn oni volu mendi kaj samatempe antaŭpagi, laŭeble tra poŝta ĝiro, al la KAE-prezidanto, s-ano Josep Mª Galofré Domingo, C/ Canonge Joncar, 122 D. ES-08208 SABADELL. Faksilo 34 – 3 – 7168514.
(*) La biletoj, kiuj pro oportuneco estas katalunalingve presitaj, estos sendataj per registrita poŝto.
********************************************
- 11 –
2a època, núm. 17, hivern de 1997

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 17, hivern de 1997.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 4,6,55,31] Emblemo de KAE: flago kun stelo kaj la literoj «kae», ĉirkaŭataj de la vortoj «Kultura Asocio Esperantista» kaj «Asociació Cultural Esperantista»; sube «Katalunujo».
C/. Montseny, 5, 1-er ES-08208 SABADELL
C. Cívic Montserrat Roig C/. Sant Tomàs, 2 ES-08222 TERRASSA
«KAE-Informilo»
( DL. Num. B. – 42645 – 92 )
Nº 17 – Dua epoko. Dekunua aperjaro. Monatotria. Vintre de 1997
***********************************************
LA «ESPERANTO-BABILADOJ», ARANĜITAJ DE LA ORGANIZACIO «KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA» = KAE, DAŬRE FUNKCIAS KUN RELIEFA BRILO
Efektive, tiuj popularaj Esperanto-Rendevuoj, per kiuj oni celas, krom interŝanĝi kulturajn opiniojn pri traktataj temoj, plej seriozan praktikadon de la lingvo, tiumaniere draste eliminante la tiel nomatan krokodiladon inter esperantistoj, periode daŭras kun kreskanta sukceso.
Tiuj Esperanto-konversacioj komenciĝis en la urbo Sabadell, en la hejmo de ilia iniciatinto, s-ano Luis Serrano Pérez, kaj poste ili intersekve okazis en la urboj Premià de Mar, Terrassa, Sant Cugat del Vallès, Barcelono kaj Sant Pau d’Ordal (*)
Por la jaro 1997 oni jam estas planintaj du pliajn «Esperanto-Babiladojn», kiuj havos lokon en la kultura societo «La Formiga Martinenca», en la regurbo Barcelono, kaj en Reus (Taragono).
Estas rimarkiginde, ke malgraŭ la preskaŭ intima karaktero de tiuj kulturaj konversacioj, jam kelkafoje ĉeestis ilin iu eksterlanda esperentisto, kiu fakto liveris, al la gepartoprenantoj, kroman stimulon interparoli en Esperanto. Aliaŭrbaj geinteresatoj persone partumi tiujn kunvenojn, volu telefone informi sin tra la numero (93) 727 50 21.
(*) Oportunan foton – faritan de la KAE-Prezidanto J.M.Galofré – kun grupo da gesamideanoj tiumotive kunvenintaj en salono de la tiea Hispana Esperanto-Muzeo, afable publikigis la ĵurnalo «Diari de Sabadell, kiu aparte raportis, pri tiu E-aranĝo, en videbla loko de tiu ĉiutaga gazeto.
– 1 –
— imatge 2 —
4º INTERNACIA, KULTURA KAJ TURISMA ESPERANTO-SEMAJNO
Ĝi okazis de la 5ª ĝis la 12ª de oktobro 1996, en Calella (Barcelono), sub la aŭspicioj de la Hispana Esperanto-Muzeo. La Semajnon oni inaŭguris dimanĉe matene, kun ĉeesto de la tiea urbestro, s-ro Joaquim Rey Llobet, kiu per bondezira parolado malfermis tiun Esperanto-eventon. Sekve ni ĉeestis la internacian meson en la paroĥejo Sankta Maria kaj Sankta Nikolao, kiu ceremonio estis kuncelebrata en pluraj lingvoj, inter ili en Esperanto, kiun lastan zorgis pastro Claramunt, naskiĝinta en Calella, sed nun deĵoranta en Meksikio.
La kulturaj aktivaĵoj konsistis el Cseh-metoda kurso de Esperanto, gvidata de profesorino Carla de Lorenzi, funkciado de libro-servo kaj pluraj paroladoj. S-ano Luis Serrano Pèrez disertis pri la temo «Ni estas ĉirkaŭataj de kadavroj»; profesorino Carla de Lorenzi rilate al Andreo Cseh; s-ano Giordano Moya pri Homarunuigo; s-ino J. Ŝidorak prelegis pri «Trarigardo al Polujo»; s-ano Milan Sudec gvidis la debaton «Kiel fartas Esperanto?», mem projekciante tre interesajn video-filmojn. La lasta kultura aktivaĵo, nome estis la vizito en la Muzeo de Calella, kiu enhavas pli ol ses mil ceramikaĵojn, tradiciajn metiilojn, teksajn maŝinojn el la pasinta deknaŭa jarcento, pinakotekon el pli ol du cent pentraĵoj de urbano de Calella, la artisto Lluis Gallart, kaj kompletan pasintjarcentan «Apotekon Barri».
Krome oni ekskursis, en duontaga vizito, al «Marineland», en Malgrat de Mar, en kiu instalaĵo oni povis vidi dresitajn papagojn kaj akrobatajn delfenojn. Tutataga ekskurso al Perpinjano, kaj duontaga ekskurso – vizito al la botanika ĝardeno «Mar i Murtra», de la urbo Blanes.
Inter la distraĵoj reliefiĝis la Havanaj Kanzonoj de la grupo «La Barretina», el la urbo Malgrat de Mar, kun trinkado de «bruligita rumo», kaj ankaŭ invitite de la loka urbestro de Calella, oni promenis sur turisma trajneto tra la stratoj tiuurbaj, kaj fine al la «Festo de la Biero», aranĝita laŭ Munkena tradicio. Ja tiu semajna Esperanto-evento havis grandan sukceson.
Ĝis la 5-ª Esperanto-Semajno. Kien?
G.M.
*************************
– 2
— imatge 3 —
DEMANDOJ AL LA MIMOISTOJ PRI LA UZO DE LA REFLEKSIVO
Bernard Golden
Ankoraŭ unu problemo rilate la labirintan frazon
En mia aktujo enhavanta korespondaĵojn rilatantajn al KAE-Informilo, mi trovis leteron de s-ro Santiago Torné, kiu citis parton de tre mallerte verkita frazo laŭ stila vidpunkto.
«( la hodiaŭa kongreso)… nun, post longa interrompo, kaŭzita per la malĝojiga milito kun ĝiaj grandegaj revolucioj… kiel la 26-a kongreso malfermas novan serion» (Katolika Mondo)
S-ro Torné petis klarigon pri la ĝusteco de «ĝiaj», ĉar iu esperantista amiko lia diris, ke tiu poseda adjektivo estas erara. Legantoj de KAE-Informilo, kiu partoprenis en konkurso por reverki la tutan labirintan frazon (n-ro 20, 1991, pĝ 8), traktis la koncernan punkton jene:
- estigita (participo) de milito kun siaj revolucioj
- interrompo (substantivo) pro milito kun siaj revolucioj
- Interrompis (finitivo) milito kun siaj revolucioj
- interrompo kaŭzita de milito kun ties revolucioj
Tri el la konkursantoj anstataŭis «ĝiaj» per la refleksiva adjektivo «siaj», dum la kvara faris tion per la poseda pronomo «ties». Estas evidente, ke ĉiuj kvar konkursantoj komprenis, ke «milito» funkcias kiel subjekto, kaj pro tio ili uzis jen la refleksivan adjektivon jen la posedan pronomon «ties».
Ĉar ekzistas diferenco de opinioj pri la formoj de la poseda adjektivo «ĝiaj/siaj», estus interese ricevi oficialan opinion pri tiu punkto laŭ la logikismaj dogmoj de la Mimoisma Skolo.
Kial okazis arbitra ŝanĝo de poseda adjektivo ?
En la tajposkripto de mia artikolo «Kvizo pri dek Georgoj» (KAE-Informilo n-ro 13, vintro 1996, paĝ. 7) mi skribis: «Plej bone konata en Esperanto laŭ sia pseŭdonimo, Valerio Ari, kiu naskiĝis en 1949, dum pluraj jaroj aktivas kiel literaturisto…
En la frazo presita en Informilo, la redakcio anstataŭigis «sia» per «lia»: laŭ lia pseŭdonimo». Ne estas malfacile trovi la t.n. kaŝitan subjekton, kiu pravigas uzon de la refleksiva adjektivo, se oni iomete reordas la vortojn en la frazo en la sekva maniero: Valerio Ari (kiu estas) plej bone konata laŭ SIA pseŭdonimo… aktivas… Ĉu la redakcio agis tute arbitre kaj senrespondece, aŭ ĉu estas eble elfosi el la peze pedantaj mimoismaj principoj iun bizancisman klarigon por la uzo de «lia»?
Bernard Golden Damjanich u. 1/C. 1.8. HU-8200 Veszprém Hungario
– 3 –
— imatge 4 —
KIAL OKAZIS ARBITRA ŜANĜO DE POSEDA ADJEKTIVO
Al tiu demando formulita de Akademiano Golden en sia artikolo, kiu aperas en paĝo nº 3 de tiu ĉi informilo, mi , la subskribinta redaktisto de la periodaĵo «KAE-Informilo», ekskuze respondas la jenon: La redakcio konsentas, ke en tiu kazo ĝi agis arbitre, sed ja response kaj bonafide, same kiel ĉe similaj okazoj ĝi kutimas procedi. Cetere la redaktiston V.H.Ll. daŭre gvidas, en ties lingva interpretado de tekstoj, ne iu determinita skolo, sed ja lia lingva sento ĉiam orientata de lia propra devizo : «Ni strebadu ne por vivanta erarhava Esperanto, sed por vivanta gramatike ĝusta Esperanto!». Kompreneble tiu lingva celo grandaparte koincidas kun la laŭ-Fundamentaj principoj starigitaj de la Hispana esperantologo, s-ano Luiso Mimó Espinalt, la bedaŭrata fondinto de la tiel nomata «Analiza Skolo».
Sekve, kun plena respekto al tiurilata teorio de s-ano Golden, jen kiel mi pravigas la anstataŭigon de sia per lia, helpe de interkrampitaj frazoj plus komparo kun la respektiva aktivo: «Plej bone konata (de oni) en Esperanto laŭ (ne: sia, ĉar kun refleksivo tio signifus apartenon al la kaŝita subjekto konantoj, sed ja) lia pseŭdonimo, Valerio Ari, kiu naskiĝis en 1949, dum pluraj jaroj aktivas kiel literaturisto…»
Se ni transskribas la enhavon de tiu frazo en aktivon, ĝi liveras saman sencon, nome: » Valerio Ari, kiun oni plej bone konas laŭ ( ne: sia, ĉar kun refleksivo tio rilatus al la subjekto oni, sed ja) lia pseŭdonimo… aktivas…»
V.H. Ll., redaktisto de la «KAE-Informilo»
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
ABONU,REABONU AŬ ABONIGU LA «KAE-Informilo»n
Tiu ĉi laŭ-Fundamente redaktata periodaĵo, specife Esperantisma, kostas nur 800 pesetojn jare, kiun monsumon volu transpagi, laŭeble per poŝta ĝiro, al s-ano Santiago Torné Grau, C/. Roca, 22 -3º 1ª ES-08208 Sabadell (Barcelono)
+ + + + + + + + + + + + +
NASKIĜO EN LA SINO DE ESPERANTISTA FAMILIO
La 22-an de oktobro pasintajara, naskiĝis la bebino Laia (Eŭlalia) Serrano [?] Maldonado, filino de Luiso kaj Puri (= Pura), loĝantaj en la vilaĝo Castellar de [?] Vallés, apuda al la urbo Sabadell, kie rezidas ŝiaj geavoj Luis Serrano Pèrez kaj [?] Maria Ferigle Danti, ambaŭ aktivaj esperantistoj. Al la feliĉa paro, geavoj kaj [?] cetera familio, nian plej koran gratulon.
+ + + + + + + + + + + + + + + +
«KAE-Informilo danke kvitancas jenajn mondonacojn de :
J. Mª Bernabeu, el Callosa de Segura, 1.600 pesetojn. Vincento Caudet Armengol, el Francujo, 100 francajn frankojn.
– 4
— imatge 5 —
LITERATURA PREMIO, DOTITA PER 2.000 DOLAROJ
La verkoj por la nova literatura premio «Francisco Máñez» devas enhavi literaturajn trajtojn, kreokapablajn, kiuj tuŝu de proksime la valorojn de la homa animo. La juĝantoj atentos la verkojn, kiuj rakontos spertojn aŭ iniciatojn en rilato al la «vivmedio».
La konkursaĵoj sekvu jenajn regulojn:
- La verkoj devas esti originalaj, ankoraŭ ne eldonitaj aŭ premiitaj, verkitaj en Esperanto, subskribitaj per pseŭdonimo aŭ moto. La verkojn akompanu tute fermita koverto, ene de kiu troviĝu la originala titolo de la respektiva verko kaj nomo, telefon- aŭ faks-numero, kaj se eble retadreso de ties aŭtoro. Sur la koverto oni skribu la pseŭdonimon aŭ moton de la verkinto.
- Ĉiu konkursanto devas sendi po tri ekzemplerojn de la verkoj, per kiu li/ŝi konkursas, tajpitajn en duoblaj interlinioj en DIN A 4, unuflanke, kun longo minumuma dekpaĝa, kaj maksimuma kvindekpaĝa.
- Oni sendu la konkursaĵojn al «Sociedad Cultural Ateneo La Alianza», Plaza Doctor Cajal, 11, ES-46380. CHESTE (Valencia), Hispanujo.
- Estos aljuĝata unu sola premio, kiu konsistos el 250.000 hispanaj pesetoj (ĉ.2.000 usonaj dolaroj).
- Limdato por akceptado de la konkursaĵoj: la 14-an de aprilo 1997.
La verkaĵoj estos juĝataj kaj pro iliaj literaturaj valoroj, kaj pro ilia enhavo. Tiucele estos nomumita Teknika Komitato, kiu konsistos el homoj kun agnoskata prestiĝo, kiu faros la unuan selektadon. Poste, inter la proponitaj verkoj, Juĝantaro senapelacie fine decidos.
La livero de la premio okazos, ene de la 7-a Internacia Esperanto-Kongreso, en Valencio (Hispanujo) de la 8-a ĝis la 13-a de julio 1997.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
NOVA DISKO EN ESPERANTO
Eldonita de Warner Muzik, ĝi enhavas 10 temojn en la Internacia Lingvo. La disko estas ambicia projekto de grupo da hispanaj muzikistoj. La geaŭdantoj povos malkovri, tra la tutaj vortoj en Esperanto, ekde ekstraktoj famaj el DVORAK aŭ BETHOVEN ĝis inklude de anonimaj gekantistoj en la stratoj de Havano aŭ Santiago de Kubo.
Aĉetebla en FNAG. L’ Illa Diagonal (Barcelono)
+ + + + + + + + + + + + + + + + + + + + +
PLIAJN MONDONACOJN RICEVIS DE :
Trini Garcia, el Sant Cugat del Vallès — 200 pesetoj Josep Ivern Mas, el Barcelono — 200 «»»»»»» Joaquin Bielsa, el Zaragoza — 200 «»»»»»»»
– 5 –
— imatge 6 —
PRI LA ENHAVO DE NIA ORGANO OPINIAS BRAZILA PROFESORO
Koran dankon pro la de vi sendita KAE-Informilo, kiu la 27-an de septembro 1996 alvenis al mi. Mi opinias, ke via bulteno estas legebla /enda/inda. Ege interesa la teksto de Bernard Golden pri la homtipoj en la Esperanta komunumo. Vere li pravas, kaj tio estas internacia fenomeno.
Alia leginda artikolo estas «LERNU PER ALIULAJ ERAROJ, KIES FONTON NI REZIGNAS CITI». Mi esperas, ke vi ĉiam ĝin publikigos.
Mi petas permeson kritiki ion, fare de s-ano Felix Garcia Bláquez, en la artikolo «Perfektigo kaj -Perfektigo-«. En sia artikolo li citas kelkajn «nekongruaĵojn» en la Fundamento (p.8). Sed pri du alineoj mi opinias, ke li miskomprenis la gramatikon. En la ekzemplo nº 3 :
E: RESTI KUN LEONO ESTAS DANĜERE
G: La finaĵo de la adjektivo estas «a». Tiaokaze la frazo estas tute korekta, ĉar la subjekto de la frazo estas «resti kun leono…» «Danĝere» devas finiĝi per-E, ĉar estas adverbo. Precipe pro tio, ke adverbo ĉiam modifas verbon. La samon ni povas diri : «PAROLI ESPERANTON ESTAS MALFACILE», sed «ESPERANTO ESTAS MALFACILA».
En la ekzemplo n-º 5, denove s-ano Fèlix miskomprenas la gramatikon, kiam li esprimas, ke en la komparativo oni nur uzas OL. Li forgesas, ke tiun «OL» oni uzas kiam temas pri egaleca komparativo. Do:
«MI ESTAS TIEL FORTA KIEL VI» (*)
estas tute kongrua kun la gramatiko de Esperanto. Fine, pri aliaj ekzemploj li tute pravas kaj laŭdindas.
Mi esperas, ke per tiuj «kritikoj» mi tute ne ofendos nian samideanon, sed ke mi estos kontribuinta al lia bona kompreno. Koran dankon.
Prof. Adelson Andrade Alves Sobrinho (Fortaleza-Brazilo)
(*) Tiurilata komentario de la redaktisto V.H.Ll. : Kiel prave asertas Akademiano Karlo Stop-Bowitz, la grado evidente estas pli parenca al kvanto ol al maniero. Do ankaŭ ĝusta alternativo estus: «MI ESTAS TIOM FORTA KIOM VI»
– 6 –
— imatge 7 —
KORESPONDA ESPERANTO-KURSO DULINGVE UZEBLA
Tiu ĉi 16-leciona Esperanto-Kurso, kies ekzercaron la gelernantoj povas laŭvole traduki en la Kastilian aŭ en la Katalunan lingvojn, kostas nur 4.000 pesetoj, en kiu prezo estas inkludite dudirekta vortareto Esperanto-nacialingva, kun baza gramatiko kaj selektitaj ekzemploj en la sama libreto, plus perioda ricevado tute senpaga de la bulteno «KAE-Informilo», enhavanta taŭgajn tekstojn por plej efikaj lernado kaj samatempa praktikado de la Zamenhofa Lingvo. Krome, ankaŭ per tiu prezo, nome 4.000 pesetoj, estas senkoste liverata sonbendo, per kiu la gekursanoj povas agrable familiariĝi kun la imitinda Esperanto parolata de la prestiĝa profesoro internacia, s-ano Milan Sudec.
Ĉiuj mendoj, faritaj de geinteresatoj dezirantaj enskribi sin en tiun favoraprezan Esperanto-kurson, estos traktataj nur post ilia koncerna antaŭpago, kiun volu efektivigi, prefere per poŝta ĝiro, por tiel eviti pliajn kostojn, al: KAE-Kurso de Esperanto per Korespondado», C/. Font Nova, 32. Telefono de ĝia direktoro s-ro Luis Serrano: (93) 727 50 21. ES-08202 SABADELL (Barcelono)
* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * *
LERNU PER ALIULAJ ERAROJ, KIES FONTON NI REZIGNAS CITI.
«Unuafoje virina plejmulto»
Ĉar adverbo ne povas rilati al substantivo, tiu jam tradicie miskonstruita esprimo devus fariĝi Esperanta arkaismo, tial ke por esti ĝusta oni devus intermiksi en ĝin la supozeble mankantan adjektivon «(mal) granda», nome plej granda multo, aŭ prefere uzi la jam plurajare uzatan neologismon «maĵorio», ekzemple : «Unuafoje virina maĵorio»
Geinteresatoj ĝisfunde koni la laŭ-Fundamentan uzadon de tiuj gramatikaj nuancoj, volu konsulti la verkon «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto» kaj ĝian «Komplementa Volumo», kiu lingva traktato konsistas el du libroj, aparte aĉeteblaj ĉe la libroservo de la Hispana Esperanto-Federacio, Apartado 119; ES-47080 Valladolid (Hispanujo)
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Aktuala adreso de la Redaktisto de la «KAE-Informilo»: S-ano Vincento Hernàndez Llusera, C/. Antonio Cusido, 6 B, 2º, 2ª. 08208 Sabadell (Katalunujo)
– 7 –
— imatge 8 —
ESPERANTO ESTAS TOLEREMA MOVADO
Esperanto ne nur signifas pacon. Ĝi ankaŭ estas vehiklo de interrilatoj por praktiki bonan kunvivadon kaj komprenemon. Jes, komprenemon. Eble la Esperanto-Movado faris erarojn, kiuj iliatempe estis bezonataj, sed por la nuna tempo ili perdis sian signifon. Ilia eventuala ripetado nepre donus malbonajn, tute ne deziratajn rezultojn. Tamen, ĉu estas konsilinde prisilenti erarajn poziciojn?. Ja tiaj ekzistas en la aktuala momento. Se oni dezirus plej vaste fari necesan konkludon pri la ĝenerala linio de ĉiuj diversaj tendencoj kaj movadoj, oni nepre devus akcenti la teniĝon de la esperantistaro; ke Esperanto estas ankaŭ toleremo.
La esperantistaro estas granda familio, kiu bezonas amikojn kaj simpatiantojn. Malgraŭ tio, ke tiuj ne dezirus lerni la lingvon, ili komprenas, ke la aktuala babelo, precipe ekzistanta en Eŭropo, devas esti solvata. Tial ke la Eŭropaj parlamentanoj ne akceptas oficiale la anglan lingvon, ĉar ne neŭtrala, sed ne oficiale ĝin praktikas. Nur Esperanto povas esti neŭtrala. Kial la politikistoj ne akceptas Esperanton? Tial, ke ili jam lernis la anglan lingvon kaj ne volas lerni alian lingvon. Por kaŝi sian mallaboremon, ili volas nenion aŭdi pri Esperantismo. Ĉu nur pro mallaboremo? Ankaŭ pro netoleremo. Bedaŭrinde toleremo mankas en multaj etosoj.
Marcel Lloberas
ESPERANTISMO LAŬ P.I.V.:
Ĝi estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neŭtrale homa (Zamenhof)
NOVAĴO, KIU DEVUS APERI PASINTANUMERE
En amika dimanĉa babilado kun samcelanoj niaj, oni opiniis, ke muziko, kiel tiu de rokenrolo, unuigas la popolojn pli ol Esperanto. Do, atentu:
La dua volumo de Vinilkosmo-kompil’ jam aperis en KD (kompakta disko 39 NLG) kaj KS (kasedo 23 NLG). Bonega muzika volumo kun 18 diversaj, sed aktualaj temoj, bele kaj profesie ludataj. La disko aŭ kasedo enhavas foldfoliojn kun Esperantaj tekstoj, kaj diskografion de la interpretistoj. Aĉetebla rekte al EŬROKKA, ESPERANTO, Rok-Asocio. FR 31450 DONNEVILLE (Francujo)
* * * * * * * * * * * * * * * * * * * *
UTILA KONTAKTO INTER ESPERANTISTOJ
La 27-an kaj 28-an de decembro 1996, s-ano Julio Tarín Cortés kaj lia edzino, el Valencio, vizitis la urbon Sabadell, kie ili vigle konversaciadis, precipe pri Esperantismo, kun la tieaj s-anoj S.Torné Grau, J. Mª Galofré Domingo kaj V. Hernàndez Llusera.
– 8 –
— imatge 9 —
LITERATURA KONKURSO DE «GAZETO ANDALUZIA»
En junio de 1997 aperos la 50-a numero de la revuo de «Andaluzia Esperanto-Unuiĝo». La respondeculoj de A.E.U. kaj de «Gazeto Andaluzia», opiniante, ke tiu estas grava numero por revuo, kiu aperas nur 4 fojojn jare, simbolante do laboron de 12 1/2 jaroj, decidis organizi UNUFOJAN literaturan konkurson, kiun regos jena REGULARO :
Nur estas eble konkursi per noveleto (j) originale verkita (j) en Esperanto. NE per tradukoj el aliaj lingvoj.
Ĉiu konkursant(in)o rajtas preni parton en ĝin per tiom da konkursaĵoj, kiom li/ŝi volas.
Ĉiu konkursant(in)o devas sendi tri ekzemplerojn de la konkursaĵo, tajpitajn laŭ duoblaj interlinioj, kun la indiko «Konkurso: 50 numeroj de «Gazeto Andaluzia». La konkursaĵo ampleksu maksimume 6 paĝojn, po 30 linioj.
La konkursaĵoj estu subskribitaj per pseŭdonimo por tiel kaŝi la identecon de la konkursant(in)o. En aparta fermita koverto, surhavanta la identigan pseŭdonimon, estu slipo kun la nomo kaj adreso de la konkursant(in)o.
Kune kun la Verdikto, aperos la nomoj de la juĝintoj.
6/ La dat-limo (laŭ la poŝtstampo) por sendi la konkursaĵojn estas la 31-a de marto de 1997.
La Verdikto estos publikigata en la 50-a numero de «Gazeto Andaluzia», en junio de 1997. Oni diskonigos la nomon de la gajnint (in) o tra aliaj gravaj revuoj Esperantalingvaj.
Oni sendu la tekstojn al s-ro J.F. Martin, Poŝtkesto 5184, 29080 Malaga (Hispanujo).
La premio konsistos el 10.000 pesetoj.
«Gazeto Andaluzia» rezervas al si la rajton publikigi, en sia n° 50 kaj en futura TTT-hejmpaĝo de AEU, la venkintan noveleton. Ankaŭ la plej bonajn ne venkintajn verkojn oni publikigos en la revuo, laŭ aparta konsento kun la aŭtor(in)oj. Ĉiun dubon pri ĉi tiu regularo solvos la juĝantaro laŭ sia kriterio.
En Malago, la 1-an de septembro de 1996.
J.F. Martín, Sekretario de A. E.V kaj de la konkurso.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
LINGVA LOGIKO ESTAS LA FUNDAMENTO DE LA FUNDAMENTO DE ESPERANTO
Luiso Mimó Espinalt
- 9 –
— imatge 10 —
REMEMORANTE LA 137-an DATREVENON DE LIA NASKIĜO
La 15-an de decembro 1996, diversarimede kunvokitaj de la organizacio «Kultura Asocio Esperantista» = KAE, inklude tra la loka ĵurnalo, pli ol 70 geesperantistoj kaj simpatiantoj en – kaj eksterurbaj rendevuis, en la urbo Sabadell, antaŭ la tiea Monumento al D-ro Zamenhof, sur kies bazon oni deponis agrable impresan florbukedon, tiel solenante la 137-an datrevenon de la naskiĝo de la aŭtoro de Esperanto.
Tuj sekve, oni sin direktis, tra la tre proksima centro komerca de strato «Francesc Macià», al la strategie situanta «Pasejo Lluis Mimó Espinalt» bedaŭrata profesoro de Esperanto tiuurba, sub kies nomtabulo oni pendigis milde belan florfaskon. Ambaŭ publikajn ceremoniojn ĉeestis, kiel dirite, ĉirkaŭ 70 gesamideanoj kun siaj familianoj, inter kiuj troviĝis s-anino Terezino Lladós, vidvino de la tutamonde konata esperantologo Luiso Mimó Espinalt, kaj ilia filo Roĝero, plurajare rezidanta en Maroko, kie li estras propran hotelon.
Post plezuriga vizito al tiu apuda «Parko Katalunujo», parto de la geĉeestantoj, nome ĝuste 41 personoj, amike kunmanĝis kaj vigle konversaciadis en restoracio de tiu moderna Parko.
[BILDO p.10 | 16,40,100,82] Granda grupo de geesperantistoj, plejparte maljunaj, staras surstrate antaŭ la Monumento al D-ro Zamenhof en Sabadell, kun florbukedo ĉe ĝia bazo; malantaŭe altaj loĝdomoj kaj la konstruaĵo de «Hotel Sabadell».
Sur la tuj supra foto, reproduktita el loka ĵurnalo «Diari de Sabadell», la geesperantistoj pozas antaŭ la Monumento al D-ro Zamenhof.
- 10 –
— imatge 11 —
ILIAJ CIFEROJ JA NE KOINCIDIS KUN TIUJ FAVORITAJ DE LA SORTO
Efektive, la loterio-numeroj Kristnaskaj de la majorio de Esperanto-Kluboj en Katalunujo, bedaŭrinde estis ignorataj de la fortuno, la pasintan jaron 1996.
Aparte de la kutima Esperanto propagando, enpresita sur ĉiuj tiaj biletoj, kaj de la konstatebla profito ricevita pro ilia disvendado, la Esperanto-Kluboj atingis, el tiu tradicia lotado Kristnaska, nek gravan nek modestan premiojn, eĉ ne redonon de la investita mono.
Tamen estas konjekteble, ke en la nuna jaro 1997, ĉiuj Esperanto-Kluboj refoje ofertos sian loterion, en la espero «peski» iun bonan premion. Do, optimisme antaŭen.
******************************
PRELEGO, EN ESPERANTO, FARE DE KAE-ANO
Ĝi havis lokon, la 26-an de novembro 1996, en la societo «Barcelona Esperanto-Centro». La preleganto, s-ano Martí Guerrero Cots, parolis proksimume unu horon pri ekonomiko. S-ano Martí, konata aktivulo en Georgismo, per sia milda vervo sukcesis altiri la atenton, de la esperantista publiko, al tiu ĉiam aktuala kaj interesa temo. Ĉeestis la prelegon, en reprezento de la KAE-estraro, s-anoj Josep Mª Galofré Domingo kaj Santiago Torné Grau.
**************************
OSIEK = ORGANIZA SOCIETO DE INTERNACIAJ ESPERANTO-KONFERENCOJ
La pasintajaran OSIEK-Premion oni atribuis al Paul Gubbins pro lia lernolibro internacia KUNVOJAĜU. La nunajara OSIEK-Premio estos aljuĝata en la urbo Rafina, Grekujo, kadre de Internacia Esperanto-Konfernco, kiu okazos de la 12 ĝis 18 de julio 1997. Pliajn detalojn petu al s-ro Eric Laubacher, kies adreso troviĝas en la fino.
Krom la koncernaj debatoj de tiu Esperanto-Konferenco, estas provizore planita tre interesa programo, nome : 1-a tago: kruizo al insuloj de la Saronika Golfo (Aegina, Poros, Hydra); 2-a tago: ekskurso al Epidauros-Mikeno -Nafplio; 3-a tago: ekskurso al insulo de Evolka golfo. Prezo 280 FF + 200 FF + 160 FF loĝado en hotelo en Rafina. Tagmanĝo estas inkluzivita en ĉiu aranĝo. Kompletajn informojn havigos al vi: s-ro Eric Laubacher, 1 rue des Vosges, FR-78180 MONTIGNYLE-BRELONNEUX, tel. + 33 (0) 1 30 96 67 91. Francujo)
[BILDO p.11 | 10,76,26,89] Emblemo de KAE: nigra kvinpinta stelo kun blanka litero «E» en la mezo.
KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA = KAE ASSOCIACIÓ CULTURAL ESPERANTISTA Montseny, 5, 1º ES-08208 SABADELL (Katalunujo – Hispanujo)
- 11 –
— imatge 12 —
LAŬSTATUTA KAE – ASEMBLEO, OKAZONTA EN 1997
La Ĝenerala Kunveno de la organizacio «Kultura Asocio Esperantista» = KAE, havos lokon dimanĉen mantene, la 26-an de januaro, en salono de la institucio «Centro Cívic de la Creu Alta» ĉe strato Major, 70, en la urbo Sabadell.
Tiu oficiala kunveno, komenciĝos matene je la 10.30-a horo, en unua kunvoko, kaj horduonon poste, t.e., je la11-a horo, en la dua kunvoko, sub la jena tagordo
- Legado kaj laŭokaza aprobo de la antaŭa protokolo.
- Detala informo pri la Asocia aktivado dum 1996.
- Aktuala kontostato de la Asocio kaj ties Delegacioj.
- Parta anstataŭigo aŭ revalidigo de la ĝisnuna estraro.
- Sugestoj kaj demandoj, kun iliaj oportunaj konkludoj.
Kiel kutime, la KAE-estraro restos duoble danka, se ĉiuj gemembroj klopodos akurate ĉeesti tiun Ĝeneralan Asembleon, kaj laŭeble alporti al ĝi sian pozitivan kunlaboradon, kio grandamezure faciligos kaj stimulos la Esperantisman taskon de nia Asocio.
Anticipan dankon al ĉiuj!.
**********************************
[BILDO p.12 | 23,42,94,79] Foto de malhela memortabulo kun du ovalaj blazonoj supre kaj stelo malsupre; la gravurita teksto diras: «HONORON AL P. MARKO LLIRÓ PIERA S.P. KIU LA JARON MILNAŬCENT KVIN KAJ EN ĈI TIUJ PIAJ LERNEJOJ, ESTIS LA UNUA INSTRUANTO EN SABADELL, DE LA LINGVO INTERNACIA ESPERANTO, KIUN LI KONIGIS AL SIAJ DISĈIPLOJ LAŬ LA CALASANZ-A DEVIZO «PIECO KAJ INSTRUO.» SABADELL 27 JUNIO MCMLIV».
Jam preskaŭ 43 jarojn tiu tuj supra Esperanto-teksto ornamas, en la urbo Sabadell, tre frekventatan koridoron de la tiea institucio «Piaj Lernejoj», kiun memorigan tabulon oni inaŭguris okaze de omaĝo al la unua enkondukinto de Esperanto en tiu Kataluna urbo, la bedaŭrata s-ano P. Marco Lliró Riera.
- 12 –
2a època, núm. 18, primavera de 1997

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 18, primavera de 1997.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 5,6,57,33] Emblemo de KAE: flirtanta flago kun kvinpinta stelo kaj radioj, rubando kun la surskriboj «kae», «Kultura Asocio Esperantista» kaj «Associació Cultural Esperantista», kaj sube la vorto «Katalunujo».
C/. Montseny, 5, 1-er ES-08208 SABADELL
C. Cívic Montserrat Roig C/. Sant Tomàs, 2 ES-08222 TERRASSA
«KAE-Informilo»
( DL. Num. B. – 42645 – 92 )
Nº18 – Dua epoko. Dekunua aperjaro. Monatotria. Printempo 1997
****************************************************
RESUMO DE LA LAŬSTATUTA KAE-ASEMBLEO 1997
Sub la anoncita tagordo – vidu paĝon nº 12 de la «KAE-Informilo» nº 17 – havis lokon, la 26-an de januaro nunajara, tiu ĝenerala kunveno, kiun inaŭguris la KAE-prezidanto, s-ro J. Mª Galofré Domingo, kaj tuj sekve amplekse informis ĝia sekretario, s-ro Giordano Moya, pri la aktivado de la organizacio «Kultura Asocio Esperantista» = KAE dum la pasintajara periodo 1996.
S-ro Santiago Torné Grau liveris, al ĉiu ĉeestanto, detalan dokumenton pri la nuna stato de la KAE-ekonomio, kies bilanco estas sufiĉe favora, precipe danke al la responsaj paŝoj de la KAE-prezidanto, kiu, helpate de reduktita skipo da bonvolaj kunhelpantoj, atingis grandanombran disvendandon de Kristnaskaj talonoj.
Siavice, la ĝistiama redaktisto de la «KAE-Informilo», s-ano V.H.LL., elstarigis, kiel jam plurafoje li estis rimarkiginte, ke tiun nian KAE-organon oni daŭre ekspedas al diversaj Esperanto-Asocioj en la tuta mondo, el kiuj ni ricevas de tempo al tempo, kuraĝigajn laŭdojn pro ĝia laŭdire interesa enhavo nete Esperantisma, kion cetere atestas la tiurilate favoraj opinioj de gravuloj en nia Movado, inter ili eminentaj membroj de la Akademio de Esperanto.
Jam pli ol 10 jarojn tiu nia informilo – kies enhavo, ni ripetas estas eksklude Esperantisma – aperas seninterrompe. Sekve, ĝian informan funkcion profitas ne nur niaj KAE-gemembroj kaj ĉiuj Esperanto-Kluboj en Hispanujo, sed ankaŭ eksterlandaj asocioj kaj eĉ izolitaj esperantistoj en la tuta mondo, en kiu nia organizacio «Kultura Asocio Esperantista»= KAE estas, kiel dirite, tre pozitive konsiderata.
- 1 –
— imatge 2 —
Fine, li refoje dankis la altruisman kunlaboradon de la esperantista duopo nome, Luis Serrano Pèrez, diligenta homo komputile transtajpinta ĉiujn pretigitajn tekstojn, kaj Santiago Torné Grau, kiu funkciis kiel recenzanto – raportanto, kaj krome efike helpis aranĝi la ekspedadon de la «KAE-Informilo», kies gelegantoj ekde nun mem konstatos la diligentecon kaj kapablon de tiu duopo da Esperanto-redaktistoj.
TAMEN, LA TORĈON TRANSPRENAS KOMPETENTA DUOPO
Pro mia ne tre bona sanstato, kaj post jam 10 jaroj seninterrompe funkciante kiel redaktisto, mi kontraŭvole devis rezigni plurajn taskojn rilatajn al Esperanto, inter ili tiun de responsulo de la periodaĵo «KAE-Informilo»
Fakte, mia espero kaj iluzio ĉiam estis, ke juna samideano fariĝu mia anstataŭanto en tiu funkcio, sed bedaŭrinde tio ne povis realiĝi. Feliĉe, aliaj bonvolaj veteranoj, cetere duopo sufiĉe sperta kaj kompetenta nome: samideanoj Luis Serrano Pèrez kaj Santiago Torné Graŭ, transprenos la redakcian taskon de nia bulteno «KAE-Informilo», kiu estis fundata kun la prioritata objektivo, kiun ja devus havi ĉiu niamovada organizacio, nome eksklude disvastigi la Internacian Lingvon kreitan de D-ro Zamenhof, surbaze de lia Fundamento de Esperanto, kiun maksimume ni respektis kaj laŭeble imitadis.
Sub tiuj cirkonstancoj disvolviĝis la redakta agado en nia bulteno, parton el kies atingoj kaj celoj ni reproduktas en la raporto rilata al la ĝenerala KAE-Asembleo, okazinta la 26-an de januaro 1997
Zamenhofideale via
Vincento Hernandez Llusera Eksredaktisto
Ekde nun la nova adreso de la Redakcio de la «KAE-Informilo», nome estas : C/ Font Nova, 32. ES-08202 SABADELL (Hispanujo).
& ****************************************************
LA NUNAJARA » PREMIO KLARA SILBERNIK», JAM ALJUĜITA
En la kadro de la «56-a Hispana Kongreso de Esperanto, okazonta de 8 ĝis 13 de julio 1997, oni liveros tiun honoran Premion al s-ino Angeles Fernández, edzino de la elstara esperantisto Jesús Raposo, el Valencio, pro ŝia tre valora apogo al ŝia edzo en lia fervora strebado por Esperanto.
****************************************************
ABONU, REABONU AŬ ABONIGU LA «KAE-INFORMILO-N»
- 2 –
— imatge 3 —
Ni lernu per alies (1) eraroj, kies fonton ni precize citas
Bernard Golden
Ĉar mi havas la kutimon legi KAE-Informilo (2) kun okulvitroj sur la nazo kaj krajono en la mano, mi tre facile povas fari notojn pri lingvaj malĝustaĵoj, kiuj saltas de sur la paĝoj. En la sekvaj alineoj troviĝas mia rikolto post atenta legado de ekzemplero de n-ro 14 (printempo, 1996)
pĝ.6 linioj -16 kaj 7. «Esperantista pitniko meze de pentrinda arbaro» estas la titolo de notico pri la printempa festo, kiu okazis en la pitoreska urbeto Valldoreix. Je la 14-a horo la gesamideanoj partoprenis (3) en kolektiva tagmanĝo pitnika. Kio je la barbo de Bofront estas pitniko? Ĉu ĝi eble estas speco de verda arbara besto, kiun oni akiras kun la tagmanĝo kontraŭ 400 pesetoj? Nu, la ĝusta vorto, jam registrita en Plena Ilustrita Vortaro (PIV), estas «pikniko», difinita kiel «senceremonia manĝo farata en la naturo, dum ekskurso.» Tiu ja valoras 400 pesetojn.
pĝ. 7, linio +4. Recenzo priskribas revuon temantan pri kosmologio, kiu estas «doktrino pri la nuna kompozicio kaj naturo de la universo kiel tuto.» Mi tralegis la tutpaĝan tekston sed trovis nenion pri la muziko de la kosmo, nur amason da vortoj pri nova filozofia sistemo. Evidente la vorto «kompozicio» ne konvenas en kunteksto pri la origino, strukturo kaj universalaj leĝoj de la kosmo.
«Kompozicio» estis uzata de Zamenhof kiel sinonimo de «muzika komponaĵo». Muzikistoj okupiĝas (4) pri kompozicioj, dum filozofoj provas solvi demandojn pri la konsisto kaj naturo de la universo kiel tuto.
pĝ.9, linio +10. Artikoleto informas pri poezia kajero titolita Pluralogo el la plumo de Vimala Devi, kaj citas laŭdan komenton de William Auld. Li surpaperigis tiun ĉi frazon enhavantan la barbarismon «spekuligas»: grupoj da konceptoj ĵetas filamentojn, frazojn spekuligas nin.» Kiu posedas PIV povas informiĝi, ke «spekuli» signifas «investi monon aŭ fari negocon, esperante profiton aŭ riskante perdon, kiu dependas ne la entreprenanto, sed de la varioj de la kurzoj aŭ prezoj.» Nu, tiuj poemoj eble vekas murmurojn en la animo sed ne en la monujo. La povra skota poeto Auld, konfuziĝinte, uzis la malĝustan verbon «spekuli» anstataŭ la ĝustan «spekulativi», kiu signifas koncepti sur bazo de pure teoria rezonado. La reverkita frazo devis teksti: grupoj da konceptoj ĵetas filamentojn, frazoj spekulativigas nin.»
pĝ.12, linio -2. Sur tiu ĉi paĝo priskribo de la turisma urbo Calella. Inter la diversaj proponoj, oni informas pri muzeo-arkivo, pinakoteko kaj alloga ripozejo: «klopodu viziti la Parkon Dalmau, parko kun ampleksaj ĝardenoj, pergoloj kaj arbara zono.» Nu, ŝajnas, ke tiu parko ja havas iujn agrablajn aspektojn sed ankaŭ unu gravan mankon; temas pri la malestanta akuzativa finaĵo ĉe la dua
- 3 –
— imatge 4 —
apero de la vorto «parko».
Nu, mi ne deziras akuzi la redakcion de Informilo, ke ĝi priŝtelas la legantojn. Se oni ellasas la literon «n» en unu numero, sur paĝo de alia numero oni regalas legantojn per eĉ du superfluaj akuzativigoj. La sekva frazo estas ĉerpita el n-ro 11 (somero 1995).
pĝ.7, linio +10. «… la organizacio KAE daŭrigas…trejnajn konversaciojn, en kiuj estas eksklude uzata la Zamenhofan Lingvon.» Mi povas imagi, kiel Zamenhof ĝeme grumblas en sia tombo pro tiu ekzemplo de la fifama «sisterona akuzativo».
Ankoraŭ sampaĝe estas ekzemplo de la uzo de adverba vortformo, kiam la gramatika konstruo postulas adjektivan finaĵon.
linio + 18 «Tiu ĉi-16 leciona kurso…kostas 3.500 pesetojn, en kiu prezo estas inkludite…speciala kasedo…» Temas pri kasedo formanta parton de kurso. Oni inkludas ĝin. Ĝi estas, do, inkludita, ne inkludite.
En ankoraŭ unu numero de Informilo (13), vintro 1996) troviĝas frazo, kiu odoras je la piĝino de indiĝenoj en fora mondparto. Ilia Lingvo ne bezonas markadon de pluralo, do ili tutsimple (5) diras: «mi havas unu edzino kvar infano kaj ses porko.»
pĝ. 6 linio +2. «Jam en la financa tereno, oni decidis plialtigi la HEF kotizon ja 10 procento.» Ĉar temas pri dek, oni devas skribi «procentoj» laŭ modelo de la sekvaj zamenhofaj ekzemploj.
a. «En la vortaro oni povas ŝanĝi nur iajn 10 procentojn da vortoj.»
b. «En Rusujo/… la lernejoj akceptas hebreojn nur en la nombro de 3-5 procentoj.»
En la estonteco mi prezentos pli da ekzemploj de lingvaj misoj kaj mankoj, por ke la legantoj de Informilo havu eblon korekti la tekstojn en siaj propraj ekzempleroj.
Julio 1996
Bernard GOLDEN Damjanich u. 1/C. I. 8. HU-8200 Veszprém Hungario
****************************************************
Ĉiu esperantisto ĉiam portu la verdastelan Esperanto-insignon (ne multajn) sed unu!) Principaro de Frostvallen.
- 4 –
— imatge 5 —
LERNU PER ALIES (ALIULAJ!) ERAROJ, KIES FONTON NI PRECIZE CITAS.
(Responde al sama titolo, verkita de B. Golden en paĝo nº 4 )
Kiel amatora redaktisto kaj korektanto de la «KAE-Informilo» – ĝiajn tekstojn komputore kontribuas alia same amatora samideano – mi konsentas pri la malĝustaĵoj, kiujn plukis Akademiano Golden, post atenta legado de ĝia nº 14. Samacele, kaj iel reciprokante la laŭdindan taskon de s-ro Golden, la subskribinto elsarkis, el tiu lia teksto, kvin lingvajn malĝustaĵojn, el kiuj kelkaj meritas fariĝi Esperantaj arkaismoj:
Nome: 1) misapliko de «alies» en lia titolo. Ni lernu per alies (aliulaj!) eraroj, kies fonton ni precize citas». Ja «alies» ne estas uzebla kiel tabelvorto, anstataŭ la interkrampita (aliuloj!). Same erare estus diri,»patres»,»Johanes»,»Parizes» ktp
«Ĉar mi havas la kutimon legi la KAE-Informilo kun…» La verbo legi postulas la akuzativan signon, nome : «legi la «KAE-Informilo»-n kun …)
Je la 14-a horo la gesamideanoj «partoprenis». Prefere «prenis parton» aŭ «partumis», neologismo jam plurafoje uzata anstataŭ la miskonstruita «partoprenis», ĉar tio estas verbo antaŭata de ĝia rekta komplemento, en kiu estas kontraŭ-Fundamente eliminata la koncerna akuzativo: «parton prenis». Simile okazas ĉe «vangobati», kontraŭ kiu miskonstruita vorto protestis la jugoslavo Tomislav Mitroviĉ en «Heroldo de Esperanto» nº 14 de la 8-a de novembro 1996.
Muzikistoj intence «okupas sin» aŭ «dediĉas sin» verki kompoziciojn, sed ne «okupiĝas» aŭ «dediĉiĝas» verki ilin, ĉar tio ĉi logike signifus senvola, senintenca okupiĝo.
«… do ili «tutsimple» diras : mi havas unu edzino…» Prefere duvorte skribitaj, nome «tute simple», ĉar tiu nenecesa kunmetaĵo montriĝas erara, tial ke en ĝi estas kontraŭ-Fundamente eliziita la litero «e» de la adverbo «tute».
Vincento Hernàndez Llusera, ĝisnuna redaktisto de la «KAE-Informilo»
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
NI DANKE KVITANCAS JENAJN DONACOJN DE :
| Peter Holt, el Port soller, | 2500 pesetoj. |
| Vincento Caudet, el Francujo | 100 francajn frankojn |
| Magda Clerch, el Sabadell | 200 pesetojn |
| Adamo Goralski, el Kanarioj | 2000 pesetojn |
| Rodolfo Canet, el Alicante | 200 pesetojn |
| Carme Llapart, el Figueres | 1.200 pesetojn |
| José Arroyo Garcia, el Cartagena | 200 pesetojn |
- 5 –
— imatge 6 —
INTERNACIA NEŬTRALA BULTENO EN ESPERANTO = (INBE)
Sendube vi jam scias, ke INBE estas sonbendo registrita en Esperanta lingvo fare de niaj fervoraj gesamidenoj Kristina kaj Adamo Goralski, li estas blindulo, nunatempe loĝanta en Kanariaj Insuloj. Jam en aliaj okazoj prezentitaj en «Informilo».
Jes, jam antaŭ tri monatoj, mi ricevis la Kasedon «INBE 60». Kiel ĉiam, ĝia enhavo estas ĝuinda. Sed unualoke oni devas konstati la fervoron de tiu esperantista geparo, kiuj tiom entuziasme laboras por Esperanto. Due estas la dolĉa parolmaniero de sinjorino Kristina. Voĉo klara kaj komprenebla, kiu instigas nin al daŭra aŭskultado, ĉiam pensante, ke iam, baldaŭ, la sonbendo finiĝos. Kaj se unualoke mi menciis la parolokapablon de nia samideanino Kristina, mi tion nur faris, kiel ĝentilecon al la virino, ĉar la prononcstilo de nia kara Adamo, envias al neniu alia. Kaj kun tiuj premisoj, estas evidente, ke ĉiu «INBE» estas sukcesa projekto.
«INBE 60», registrita je la fino de la jaro 1996, enhavas multajn Kristnaskajn salutojn, kaj bonajn dezirojn por la jaro 1997. Nomoj de multaj gravuloj estas menciataj en tiuj salutaro, sed permesu, ke mi menciu neniun, ĉar tiamaniere ĉiu restas en egala rango kaj mi ne ŝarĝiĝas per respondeco pro forgeso de iuj. Parto de tiu sonbendo ankaŭ estas dediĉita al arto etruska, tre grava en la historio de Italio. Estas franca kunlaborado pri la epoko de la nomata «Papo Luno», almenaŭ laŭ hispana diro.
Analizo pri la nuna Esperanto-Movado ankaŭ ne mankas. Niaj agemaj gesamideanoj opinias, ke en iuj lokoj mankas financaj rimedoj, ekzemple en Afriko bone ŝprucas Esperanto, sed mankas mono. Pri la arabaj landoj, ili opinias, ke tiu rigida religio ne favoras la bonan disvastigon de Esperanto. Ili ankaŭ mencias la fenomenon de Usono, kie estas preta Televida Esperanto-Kurso, sed ankaŭ mankas financaj rimedoj por ĝin efektivigi. Niaj karaj geamikoj diras: kio okazos en la mondo se jam en tiu riĉa lando, kiu estas Usono, ne estas mono por la diskonigo de Esperanto?
Sed la plej malĝojiga informo en tiu «INBE 60» estas, ke niaj gesamideanoj Kristina kaj Adamo serĉas anstataŭantojn. Ili serĉas junajn geredaktorojn, kiuj estos pretaj preni la torĉon, kiun ili dum tiom da jaroj alten tenis. Do, karaj gejunuloj, se vi sentas vin kapablaj realigi tiun mirindan laboron, kiu estas praktike montri la valorojn de Esperanto, volu skribi al niaj geamikoj : Adamo Goralski. Gral. Fajul 17, 1. 38006 SANTA CRUZ DE TENERIFE. I.Canarias.
Se vi sendas al tiu adreso malplenan sonbendon, vi ricevos senpage la menciitan registritan kasedon.
Luis Serrano Pérez
****************************************************
PERANTO DE HEROLDO DE ESPERANTO POR HISPANUJO.
Luis Serrano Pérez. Font Nova 32. 08202-SABADELL Telf. 727.50 21. Fakso: (93) 7836511. Elektronika poŝto: jserrano@cybernet.es
- 6 –
— imatge 7 —
LIA INTERVJUO EĤIS KELKAJN URBOJN
Kiel ni oportune raportis, kvankam tre koncize pro spacomanko, en paĝo 8 de la «KAE-Informilo» nº 16, nia hispandevena amiko Vincento Caudet Armengol, kies nomo jam fariĝis familiara ĉe ni pro lia altruisma subtenado de nia KAE-organo, estis intervjuata de la franca bulteno ·Esperanto Vaucluse», sub la titolo «Sesdek jarojn de Esperanto-travivaĵoj»
Komentariojn pri tiu lia rakonto, en kiu li priskribas, ke Esperanton li lernis dum soldata deĵorado en la tranĉeoj, disaŭdigis aŭ represis, inter aliaj, Radio FMR en Tuluzo, danke al kio la respondeculo de Eurokka, Esperanto-Rok-Asocio, s-ano Floreal Martorell, kies gepatroj ankaŭ estis hispanaj rifuĝintoj, kore gratulis lin.
Krome li ricevis leteron de redaktoro Robert Llorens, el Nice (Francujo), kiu s-ano de tri jaroj eldonas revueton francalingvan, por informi la ne-esperantistojn. En marto nunajara, s-ano Robert Llorens aperigis artikolon rilatan al la esperantista agado de s-ano Caudet, kiu tiel nerekte kontribuis al la diskonigo de lia vivo ligita kun Esperanto kaj la socia progresemo.
Kurioze, s-ano Robert Llorens, homo jam 80-jara, fermas sian gratulan leteron al s-ano Vincento Caudet, per jenaj vortoj: «Finante mi aldonas, ke mia patra avo estis hispano naskiĝinta en Mahòn (Balearoj), do per hispana deveno kaj precipe per Esperanto ni estas iomete «kuzoj». Subskribis R. Llorens
****************************************************
POEMO AL LA PACO-REVO
Don Kiĥoto de la Manĉo eksaltas nun sur la arenon de l’internacia kamp’ defendante Dulcinean la plej puran kaj plej belan Virgulinon de la Pac’
Liberigu ni la ĉarman Teron de la gigantoj senbridaj kaj de la monstroj mortigaj
Por la triumfo de l’ Viv’ ekstaru jam la Homar’
Don Quijote de la Mancha irrumpe hoy en la arena del campo internacional defendiendo a Dulcinea la más pura y la más bella: ! La doncella de la Paz!
Liberemos a la hermosa Tierra de los gigantes desaforadoj y los mortíferos endriagos
!Por el triunfo de la Vida! ! Arriba la Humanidad!
JESUO RAPOSO
- 7 –
— imatge 12 —
7-a INTERNACIA KONGRESO DE ESPERANTO
7-a EŬROPA ESPERANTO-FORUMO
56-a HISPANA ESPERANTO-KONGRESO
Valencia (Hispanio) 8-13 Julio 1997
Valencio, urbo kun preskaŭ unu miliono da loĝantoj, rande de la maro, dum multaj jaroj loko transpasata de ĉiaspecaj turistoj vojaĝantaj al la Blanka aŭ al la Suna Marbordoj, estas turisma allogo per si mem, kun altiro, kiu ne estas limigita al la someraj monatoj. Ĝia Historia Centro donas la impreson de malnova urbo kun araba diagramo, en kiu estas interlokitaj interesaj gotikaj monumentoj. La lago «Albufera» kaj la mediteranea arbaro la «Devesa» troviĝas inter la plej gravaj malsekaj areoj de Eŭropo, kun propra kaj tre interesa ekosistemo, kie la naturamantoj povas rigardi milojn da anseroj kaj aliajn naĝbirdojn, kiuj flugas dum siaj migroj, kaj ankaŭ povas ĝui ĝiajn belajn plaĝojn, posedantajn altkvalitan turisman infrakstrukturon, kiu konsistas ekde kvinstelaj hoteloj ĝis grandaj kaj bone ekipitaj kampadejoj, sportaj instalaĵoj, kaj restoracioj kie eblas gustumi tipajn manĝaĵojn.
KION VI TROVOS EN LA KONGRESO?
La kongresanoj, krom prelegoj, debatoj, kunvenoj, ktp. havos la eblecon ĝui ĉiun aranĝon de la Foiro de julio de Valencia, kaj la Internacia Festivalo de Blovorkestroj, kiuj koincidas kun la kongreso, kaj tio permesos ĉeesti koncertojn, kabalkadojn, teatron, tradiciajn folklorajn aranĝojn, mirindajn artfajraĵojn, ktp. la plej granda parto tute senpage.
Gravos inter la esperantaj aranĝoj la prezentado de la literatura grupo «Ibere Libere», kiu estos la kerno de la kultura programo. Ne forgesinda estos la okazigo de siprezento de Akademianoj de Esperanto, kaj Akademianoj de la Internacia Akademio de la Sciencoj de San Marino (AIS) antaŭ la publiko. Ni ĝuos prelegon pri Garcia Lorca, teatron, muzikon, folkloron en Esperanto, gustumadon de giganta «Paella» (tipa valencia manĝaĵo) Kurso de Esperanto laŭ metodo Cseh estos aliĝebla. Okazos tutataga tipe hispana kampara festo, kun grandaj surprizoj. Tagaj kaj noktaj plonĝadoj en la agrablajn akvojn de la Mediteranea Maro ne mankos. Agrabla etoso, familia kaj amikeca, ne oficialeca, akompanos nin dum la tuta kongreso.
Estas anoncita la partopreno de grupoj folkloraj, teatraj, muzikaj, kabaredaj, ktp. kaj diversaj artistoj el Pollando, Rusio, Ukranio, Hispanio, Britio, Bulgario, Latvio, ktp.
Eblas aliĝi al duontagaj kaj tutatagaj ekskursoj, kiuj montros al ni la plej belajn mirindaĵojn de Valencia kaj tuta regiono. Du postkongresaj ekskursoj kunportos nin al Andalucia, Granada, Sevilla, Cordoba, aŭ al Madrido, Toledo, Aranjuez, Escorial, Avila, ktp. Pliajn informojn vi ricevos de: Grupo Esperanto de Valencia. G.V.Fernando el Católico 45, 3ª ES-46008-Valencia. a-casquero@redesth.es
- 12 –
— imatge 5 —
FORTRESOJ EL ARGILO EN LA SUDO DE MAROKO (*)
Tiu 273-paĝa libro, Kastilialingve verkita de nia amiko Roĝer Mimó Lladós, filo de esperantistaj geedzoj, funde traktas, kiel ĝia titolo jam supozigas, la historion rilatan al la «Kasbas» (=fortresoj el argilo), iam grandakvante troviĝantaj en Maroko.
La libron oni eldonis en Madrido, la pasintan jaron 1996, sub la originala titolo : «Fortalezas de barro en el sur de Marruecos» (*)
Tiurilate la ĵurnalo ·Diari de Sabadell· de la 22-a de februaro 1997, aperigis tutapaĝan intervjuon kun s-ro Roger Mimó, ilustritan per lia foto.
********************************************************
NEKROLOGO
Kun konsterno ni informiĝis, ke nia juna KAE-membro, la tre aktiva s-ano Juan Carlos Ruiz Sierra, prezidinto de la Madrida Esperanto-Liceo, forpasis la 1-an de februaro, post kruela malsano.
Simpatia homo kun klaraj ideoj kaj facila vervo, s-ano Juan Carlos estis ĉiam preta alporti, al la Esperanto Movado nialanda, sian valoran kunlaboradon, kiu daŭre trovis la apogon de lia edzino, s-anino Maribel Alonso.
Motive de tiu funebra sortobato, la estraro de la «Kultura Asocio Esperantista» = KAE transsendas sian plej profundan kondolencon al ĉiuj familianoj, precipe al lia edzino Maribel kaj gefiloj.
********************************************************
NOVAJ ADRESOJ DE «HEROLDO»
Volu noti, ke ekde nun «Heroldo de Esperanto» havas novan redakcion kun jenaj adresoj :
Administrado: (abonoj kaj pagoj) Dum proksimume unu jaro plue validos la ĝisnunaj adreso kaj pagmaniero.
Redaktado: Artikolojn, raportojn, redakcian materialon kaj bildojn sendu al la nova adreso: «Heroldo de Esperanto», CP 237, CH-6830 CHIASSO 1 Svislando.
Administracio: LF-koop. CP 303, CH-1008 PRILLY Retpoŝto: giancarlo.fighiera@torino.alpcom.it Fakso: +39 226 30 78
Ankaŭ ekzemplerojn de via gazeto/bulteno volu sendi al la nova redakcia adreso: la redaktorino ĉerpos, el viaj tekstoj, interesajn informojn kaj eventuale citos gravajn artikolojn.
G.C. Fighiera.
– 8 –
ESPERANTO-BABILADO EN REUS
Niaj amikoj kaj samideanoj el Reus, dinamika urbo kun elstara kulturo kaj pli ol mil jaroj da riĉa historio, bonvenigis nian lastan babiladon, dimanĉe matene la 16-an de Marto. «Centre de Lectura» (Centro de Legado), kultura domo starigita la 1859-an jaron, impona konstruaĵo kun grava biblioteko, salonoj por ekspozicioj kaj aliaj fakoj, akceptis la 53 partoprenantojn. La plej granda parto el ili alvenis el Barcelono, Terrassa, Sabadell, S.Pau d’Ordal, Tortosa, S. Cugat del Vallès, Vilanova i la Geltrú, ktp.
Ĉar la babilado okazis en aŭditorio de la menciita «Centre de Lectura», tio donis nekutiman solenan aspekton, ĉar la lokaj gesamideanoj Luz Vázquez kaj Salvador Gumá prezidis nian renkontiĝon sur scenejo kune kun Luis Serrano Pérez.
Precipa temo estis la progreso kun subtenoj rilatantaj al tiu ideo. Je la unua fojo, la raportinto vidis partoprenantojn kun paperoj enmane, por pli precize daŭrigi siajn ideojn.
Tuj sekve la raportinto klopodas sintezi la ŝprucon de opinioj defenditaj de la partoprenantoj.
Evidente la vorto progreso malfermis la babiladon. Vidpunkton de progreso laŭ la jam forpasinta kardinalo Tarancón memorigis la voĉoj justeco kaj moralo; sed tuj ni aŭskultis, ke moralo estas sinjorino kun du vizaĝoj. Bona difino de progreso, ĉerpita de Kataluna Enciklopedio, vekis la ĉeestantaron. Oni asertis, ke kapitalismo kulpas pri la malgranda progreso. Malgraŭ tio, la homaro socie kaj individue progresas; hodiaŭ la homoj estas pli feliĉaj, ol antaŭ cent jaroj. Se ni komparas nian vivmanieron kun tiu de antaŭ 300 jaroj, en iu ajn parto de la mondo, la diferenco estas evidenta. Sed progreso estas socia, la homoj ne progresas individue, nur socie, la rilatoj interhomaj ne antaŭeniras. Al multaj laboristoj mankas sia laboro precipe danke al progreso. Ĉar por atingi ŝanĝon al plia bono devas ekzisti ekvilibro inter homaro kaj produktaĵo. Aliaj opinias, ke la personoj pli aŭ malpli progresas, sed tio dependas precipe de kie oni naskiĝis.
Kaj kio pri justeco? Manko de sociala justeco ĉie brilas, ĉar la mondo, kiel kutime, malbone funkcias. Ni bezonas justecon kaj egalrajtecon por ĉiuj. Kvankam la vorto justeco jam devenas el Kristanismo, la Romanoj plurajn jarcentojn antaŭe jam kreis maljustecon per leĝoj pri proprieto. Oni ankaŭ aŭdis pri solidareco, multfoje nur almozo, ne forgesante ke la sociala asekuro kaj derivaĵoj estas ankaŭ solidareco. Alvenis denove la vorto moralo kaj la demando: Ĉu ekzistas morala progreso? Eble ne. Teknika progreso, jes. Sendube la vortoj progreso, justeco kaj solidareco havas parencajn radikojn. Sed malavara kaj reala ekonomika interŝanĝo ne ekzistas.
Kompreneble naturo estas vorto ligita al vorto progreso. Naturo, en si mem, havas teruran ekvilibron; ĝi estas indiferenta, ke unu manĝu la alian. Oni devas klopodi, ke la mondo estu ĝardeno, ne ĝangalo: la homo bezonas naturon, sen kiu oni ne povas vivi kaj ĉiuj devas uzi ĝin. Kaj homoj estas nur unu el la
– 9 –
— imatge 6 —
animaloj de la naturo, kiu estas nia patrino. Ĉar naturo estas tuto. Kemiaĵoj, kiel homoj, ankaŭ estas naturo.
Post esprimado de opinioj pri naturo, paroli pri medio estis devigata. Kiam ni malfavore opinias pri veturiloj aŭ aviadiloj kaj iliaj malpuraĵoj, afrikanoj sopiras pri tiuj iloj. Sed ni estas egocentraj; ni ĉiam parolas pri nia progreso kaj neniam pri progreso de la tria (aŭ kvara) mondo. Estas evidenta la malsameco inter nordo kaj sudo, malgraŭ tio, ke malriĉa socio havas progreson kaj ke, socio maljusta kaŝas solidarecon, la misnomata tria mondo progresas, la tuta mondo progresas ekde Adamo kaj Eva. Ĉar ni ĉiam trovas nin iomete perditaj kaj fakte en konstanta krizo. Sed ni devas memori, ke ĉio ne estas inteligenteco, ankaŭ grava parto estas sento kaj plurfoje ĝi mankas.
Ŝanĝi la socion por tiel ŝanĝi la mondon estis alia ideo, kiun oni aŭskultis dum la babilado. Sed, kio estas socio? Ĉu korupto kaj manipulantoj, kiuj manipulas ĉion? Rigardu amaskomunikilojn. TV. nur disvastigas banalaĵojn. Kial? ĉar la homaro ĝenerale petas nenion.
La lasta punkto de nia babilado demandis: Kiamaniere la E-movado kontribuas al progreso? Esperanto, kiel lingvo sendube povas alporti al la homaro interkomprenon, kaj tio ja estas rimedo por progreso. Oto Jasperssen, dana lingvisto, studis kaj verkis pri la ĝenerala tendenco de la lingvoj al malkomplikeco, necesa por la interkomunikado kaj altrudita por la leĝoj de la progreso. Esperanto, sendube kaj tute certe, esence enhavas malkomplikecon kaj logikon en si mem.
La babilado finiĝis per abunda bufedo kaj frata kunmanĝado en loka restoracio.
SANTIAGO TORNÉ GRAU
+ + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + +
INVITO AL 14-A TUTMONDA FESTIVALO DE JUNULARO
Kiel sciate, de antaŭ pluraj jaroj, en la mondo ne okazas Tutmondaj Festivaloj de la Junularo kaj la Studentoj, kio konsitigas taŭgan forumon por diskutado de la bezonoj, sopiroj kaj aspiroj de la junula opo. Ĝi ankaŭ rolas senperan renkontiĝon por spertointerŝanĝo inter la diverslandaj partoprenantoj, kie ĉiuj, malgraŭ la lingva diverseco, elŝprucas ideojn, proponojn kaj fontigas agadoplanojn plurcelajn.
Certe, kiel dum la 11-a Festivalo de 1978, ankaŭ okazinta en Havano, oni aranĝos renkontiĝojn, krom la kutime enkadra programo, ĉar strategie ni celas engaĝiĝi en la Organiza Komitato. Kuba Esperanto-Asocio invitas la junajn geesperantistojn de la tuta mondo veni al Kubo festivalumi, renkonti samideanojn, revigligi amikiĝojn, loĝi en la hejmo de unu el ni.
Petu pliajn informojn al : KUBA ESPERANTO-ASOCIO. APARTADO POSTAL, 5120. HABANA-CUBA. CU- 10500.
-10-
KVINA INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO POR LA KULTURO KAJ TURISMO
(sub la aŭspicioj de Hispana Esperanto-Muzeo)
Aliĝkondiĉoj
Restado kun kompleta pensiono en hotelo «ApartHotel LA RAPITA» (***) kostas Aliĝo al la «Semajno» 3.500 pesetojn. Gejunuloj ĝis 20 jaroj, senpage. Ĉambro dulita. «»»»»» 4.200 pesetojn. Ĉambro unulita. «»»»»» 5.500 pesetojn.
Mi sendas kiel aliĝon…….. pesetojn,por restado en hotelo dum…… tagoj …….. pesetojn, entute……….pesetojn, aŭ kiel anticipon………….pesetojn Nomo kaj familiaj nomoj ______________________ Kompleta adreso ______________________ Tel……….
Volu pagi al la jena konto:»Caixa de Pensions» Nº 2100-3028-25-2200290294, aŭ per poŝta ĝiro al «Internacia Esperanto-Semajno» Font Nova, 32. 08202 SABADELL Hispanujo. Tel (93) 7275021
«KVINA ESPERANTO-SEMAJNO, POR LA KULTURO KAJ TURISMO»
(sub la aŭspicioj de Hispana Esperanto-Muzeo)
Okazonta en SANT CARLES DE LA RAPITA. (Tarragona) Katalunujo-Hispanujo. DE LA 4-a ĜIS LA 11-a DE OKTOBRO 1997
Nia «Semajnejo» estos la hotelo, «ApartHotel LA RAPITA» (***) Plaça Lluis Companys. La hotelo, kiu troviĝas 50 metrojn fronte al la strando, posedas ĉiujn modernajn komfortaĵojn; televidon en ĉiu ĉambro, aeron klimatizigitan, salonon kun kroma lito, telefonon, banĉambron, kuirejon, ampleksajn terasojn, amuzejojn, trinkejojn, parkumejon…
Pliajn informojn vi povas peti al:Hispana Fervojista Esperantista Asocio. Apartado 15027. ES-08080 BARCELONA (Hispanujo) Tel. (93) 7275021.
– 11-
2a època, núm. 19, juliol-setembre de 1997

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 19, juliol-setembre de 1997.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 55,3,98,33] Kapemblemo de la bulteno: verda kadro kun grandaj literoj «K», «A» kaj «E» inter kvinpintaj steloj, kun la surskriboj «Kultura Asocio Esperantista» kaj «Katalunujo»; vertikale maldekstre la subskribo «Kintana».
Kultura Asocio Esperantista — KAE — Katalunujo
Nº 19 – Dua epoko. Dekunua aperjaro. Julio/Septembro 1997
************************************************
[BILDO p.1 | 56,41,97,77] Nigrablanka foto: sur scenejo kun kurteno, ĉe longa tablo sidas viro kaj virino; apud la tablo staras maljuna viro kun insigno, du virinoj (unu legas paperon antaŭ mikrofono) kaj viro en jako.
BILDO PRI LA 56-A HISPANA E-KONGRESO. 8/13 JULIO 1997. VALENCIO Aljuĝo de la Premio «Klara Silbernik» al s-ino Angeles Fernandez. Je maldekstre, M. Parra, sekretario de HEF. Miguel A. Sanĉhez (nuna Prezidanto de HEF) S-ino M. Ferigle, kiu legas la aljuĝon. S-ano L.Mª H. Izal, kun sia edzino.La omaĝata edzino, kun sia edzo J. Raposo. Ampleksan raporton pri la Valenciaj E-Eventoj vi legos en venonta KAE-Informilo de s-ano Giordano Moya.
INFORMILO – 12 –
Depósito Legal B-42645-92 Edita Asociació Cultural Esperantista Eldonas Kultura Asocio Esperantista Prezidanto. Josep Mª Galofré Domingo Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32, ES-08202 Sabadell. Hispanujo Tel. (93) 7275021. Faksilo (93) 7836511. jserrano@doc6.es Oficiala sidejo de KAE, Montseny, 5, 1-er ES-08208 Sabadell. Hispanujo Delegacio en Terrassa. C.Civic M. Roig. C/ Sant Tomàs, 2. ES-08222 Terrassa. Kiel pagi: per poŝta ĝiro al Santiago Torné. C/ Roca 22, 3-er,1ª, 08208 Sabadell aŭ «La Caixa», konto 21000461960200045498 Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
Redaktistoj: Luis Serrano Pérez Santiago Torné i Grau
AL KARA AMIKO VINCENÇ HERNANDEZ LLUSERA
Je la nomo de la estraro kaj de ĉiuj membroj de K.A.E. ni publike dankas al kiu ĝis nun estis la redaktoro de nia bulteno «KAE-Informilo» ekde kiam ĝi aperis en la jaro mil naŭcent okdek ses, la veterana samideano Vicenç Hernández Llusera, esperantisto, kiu pro sanaj kaŭzoj devis rezigni tiun taskon.
La amiko Hernández, kiu ekde la redaktejo de nia modesta, informa kaj kultura gazeto, kontribuis al plifirmigo de nia Asocio.
La eldonkvanto de nia «KAE-Informilo» nunatempe estas tricent ekzempleroj. Ĝi estas sendata, krom al la membroj de la Asocio, al diversaj Esperantaj societoj en tridek ses landoj de la mondo.
Pro via abnegacio en la Esperanta laboro, kiel redaktoro dum tiom da jaroj, ni dankas vin, je la nomo de ĉiuj, kiu kredas en tiu frateca kaj universala projekto, kiu estas Esperanto kaj deziras al vi baldaŭan resaniĝon.
José Mª Galofré Domingo KAE- Prezidanto
==================================
KORESPONDA ESPERANTO-KURSO DULINGVE UZEBLA
Tiu ĉi 16-leciona Esperanto-kurso, kies ekzemplojn la gelernantoj povas indiferente traduki en la Kastilian aŭ la Katalunan lingvojn, kostas 4.000 pesetojn, en kiu prezo estas inkludite dudirekta vortareto Esperanto-nacialingva, kun oportuna gramatiko, plus perioda ricevado de la bulteno «KAE-Informilo». Krome, ankaŭ per tiu unika prezo, estas senpage liverata fonetika kasedo, en kiu belastile parolas en imitinda Esperanto, la kompetenta esperantisto, profesoro Milan Sudec.
Ĉiujn mendojn vi adresu al la nuna redakciejo de KAE-informilo.
— imatge 2 —
KAE-Informilo – 2 –
ASIMILADO DE PROPRAJ NOMOJ EN TRADUKITAJ BELETRAĴOJ
Ĉiu esperantigita versio de etnolingva literatura verko enhavas abundon da materialo por esperantologiaj esploroj sur la tereno de tradukarto. Unu el la temoj koncernas traktadon de propraj nomoj en Esperanta kunteksto. Ĉu la tradukanto lasu ilin en la originala ortografio kaj helpu legantojn prononci ilin per interkrampa fonetika transskribo, aŭ ĉu tiaj nomoj estu asimilitaj, nepre laŭ raciaj kaj konsekvencaj principoj?
Ni rigardu unue, kiel propraj nomoj estas traktitaj en la romano pri Don Quijote de la Mancha, kiun elhispanigis Fernando de Diego. Ne asimilitaj estas la nomo de la ĉefrolanto kaj tiu de lia ŝildisto Sancho Panza. Restas en la hispana formo personaj nomoj kiel Cid Ruiz Diaz Campeador, Doña Rodriguez kaj Rinconete y Cortadillo; havas la originalan ortografion loknomoj kiel Guadalajara, Zaragoza kaj Montjuich. Kvankam la tradukinto glosas neologismojn, klarigas esprimojn kaj identigas personojn kaj lokojn menciitajn sur la paĝoj de la libro, li ne degnas interkrampe indiki per fonetika ortografio la prononcon de ĉiu nomo, kaj malestas apendico kun prononc-reguloj de la hispana lingvo.
Rikardo Ŝulco (=Richard Schulz) draste kritikas alian tradukaĵon de de Diego, la romanon Doña Bárbara de Rómulo Gallegos, pro la svarmo da netradukitaj hispanaj vortoj kaj neasimilitaj nomformoj. Li skribas:
«…penante prononci ilin ĝuste laŭ la Hispana sonsistemo, mi ĉiam denove estis haltigata dum la legado, devigata pri- pensi la ĝustan prononcon de iu «c», «j» aŭ alia litero, kies prononco diferencas de la Esperanta»
Li marteladas la punkton, ke maleblo prononci vortojn kaj nomojn obstaklas la fluan legadon.
«pri la ĝusta prononco oni plej bone studadu ankaŭ la Hispanan prononcsistemon. Eble estas la kaŝa intenco de la tradukinto, ke oni faru tion. Sed eĉ tiam oni estas devigata daŭre pendoli inter du sonsistemoj, inter la Hispana kaj la Esperanta. Vere ne estas mirindaĵo, ke legantoj evitas tiajn librojn. Ili sufiĉe ofte spertis, ke ilin atendas legado ne distra, sed streĉa» (Vestfaliaj Folioj, n-ro 38, 1982, pĝ. 149-150).
Ankoraŭ unu legemulo de beletro, Rüdiger Eichholz, konsentas kun Ŝulco kaj priskribas sian malagrablan sperton legante la ĉinan romanon Kanto de Juneco de Yang Mo.
» Mi provis voĉlegi la romanon por vere ĝui ĝin, opiniinte, ke mi baldaŭ povus lerni la prononcon de la personaj nomoj.Sed konstante mi devis denove konsulti la personliston, ĉar mi forgesis la prononcon, kaj la loknomojn mi simple ne povis legi. Mi devas konfesi, ke tio tiel ĉagrenigis min, ke mi ne finlegis la romanon.»
Eichholz proponas la sekvan solvon.
«Se personaj nomoj aperas en novaĵ-raportoj au sciencaj tekstoj certe
KAE-Informilo – 3 –
estas preferinde unue skribi la nomojn en la originala formo kaj poste unufoje interkrampe indiki la prononcon. Sed se temas pri belarta verko, pri iom longa rakonto aŭ raporto, en kiu la samaj nomoj ofte aperas, oni nepre nur uzu la fonetikan transskribon, kaj oni je la fino eble aldonu alfabetan liston de la Esperantigitaj nomoj, por ke oni povu ekscii la originalajn nomojn (Akademiaj Studoj 1984, pĝ.65).
Mi samopinias kun s-ro Eichholz, ke devas esti en ĉiu tradukita verko kaj la originalaj nomformoj kaj la fonetikaj transskriboj en la vicordo, kiun la tradukinto aŭ eldonisto opinias plej konvena kaj oportuna. Oni neniel imitu la mispaŝon de Luiso Mimó Espinalt, kiu en sia esperantigo de Don Juan’ Tenorio de José Zorrilla, aperigas nur parte asimilitajn nomojn, do leganto ne povas scii, kiel ili aspektas en la hispana ortografio – kun nur du esceptoj glositaj sur pĝ. 166: Karinjeno (Cariñena) kaj Ĵerezo (Jerez). Restas, tamen, malgranda enigmo: kiel oni prononcu la Esperantan formon de Jerez?
Aŭgusto 1996
Bernard Golden Damjanich u. 1/C. I. 8. HU- 8200 Veszprém Hungario
************************************************
RADIO AŬSTRIA INTERNACIA
Aŭstria Ĵurnalo
Tra ni vi povas enrigardi Aŭstrion kaj Esperantion. Ni raportas objektive pri aktualaj okazintaĵoj. En la programo aŭskulteblas: komentoj, raportoj, intervjuoj, felietonoj, poŝtkesto, literaturaj kaj muzikaj eroj. Ni disaŭdigas laŭ la komisio de federacia registaro kaj je kostoj de la federacio.
Nia redakta sendependeco estas leĝe grarantiita.
Ni disaŭdigas: Dimanĉe: 04h05, 14h05 UTC je frekvencoj: 6155 kHz (49m) kaj 13730 kHz (22m) 23h05 UTC je frekvenco: 9870 kHz (31m)
Por Mezeŭropo aldonu 2 horojn pro la somera tempokalkulo! Jena horaro validas de 30-a de marto ĝis 25-a de oktobro 1997 Niajn disaŭdigitajn tekstojn ni alsendas nur kontraŭ internacia respondkupono. Elektronika poŝto: info@rai.ping.at Nia TTT-ejo atendas vian viziton!: http://WWW.orf.at/rai/ Adreso: RADIO ÖSTERREICH INTERNATIONAL. Esperanto Redakcio. At-1136 Vieno Aŭstrio
==================================
Ni danke kvitancas la jenajn donacojn: 1200 ptojn de P.Miquel Puyol; 200 ptojn de Martín Aguado; 200 ptojn de J. Navareño; 1200 ptojn de J. Tarín Cortés.
— imatge 3 —
KAE-Informilo – 4 –
LA 23-AN DE APRILO, TAGO DE LA LIBRO KAJ LA ROZO EN KATALUNUJO
Jam tradicie estas konata en Katalunujo la Festo de la Libro kaj la Rozo, kiu ĉiujare okazas la 23-an de aprilo, Sankta Georgo, patrono de Katalanujo.
La plej grandaj librovendejoj eksponas siajn librojn surstraten, precipe en placo aŭ loko jam antaŭvidita de la magistrataro. Flanke de ĉi tiuj, porokazaj liborvendejoj troviĝas aliaj standoj, kie oni oferas al la publiko rozojn. Jam estas kutimo, ke ĉiu edzo, fianĉo aŭ amiko donacu al sia amatino rozon, kiel pruvon de sia amo aŭ ĝentileco. En tiu speciala tago de la jaro, ĉiu libro ĝuas rabaton, okazo, kiun profitas la legoamantoj por aĉetado de libroj.
Ĉar okazas, ke la kastilialingvanoj en tiu tago ankaŭ festas la tagon de la «Hispana literaturo», kies plej grava referenco estas la verkisto «Miguel de Cervantes», preskaŭ sen timo al eraro oni povas diri, ke en la tuta lando, la 23-an de aprilo estas la «Festo de la Libro», kutimo, kiu verŝajne jam etendiĝas for de la hispanaj landolimoj.
Kiel en aliaj okazoj nia KAE ankaŭ eksponis siajn librojn surstraten. Ni aranĝis standeton, por montri al la publiko, ke Esperanto ankaŭ havas sian literaturon. Se jam por tiuj grandaj librovendejoj, tiu tago signifas grandegan negocon, tion ni ne povas diri pri la «negocoj» de la Esperantaj grupoj. La librovendo estas minumuma, ĉar la esperantistaro aparte de la 15-a de decembro aĉetas librojn en kiu ajn tago de la jaro. Do, nia precipa tasko estas informadi la pretepasantojn pri Esperanto, kaj kredu, ke en tiu tasko la laboro farenda estas grandega. En Sabadell ĉiam estis kaj estas aktuala la Esperanto-Movado, sed ni bone povis konstati, ke multaj, multegaj sabadellanoj nenion scias pri Esperanto, kaj precipe inter la junularo. Do, se ni ne vendis librojn, ni ricevis gravan lecionon. Ni ne laboras sufiĉe kaj evidente ni devas eltiri konkludojn kaj agadi konsekvence. Kion fari?, kiamaniere diskonigi Esperanton, akorde kun la modernaj tempoj?. Ĉar mi supozas, ke pli aŭ malpli same okazas en aliaj urboj, la defio ne estas nur por Sabadell sed por ĉiuj.
************************************************
N E K R O L O G O
La 11-an de aprilo forpasis en Terrassa s-ino Aurora Moya Teixidor. Ŝi estis 51-jara. Al ŝia edzo, Ferrán Barba Arc, filoj Ferrán kaj Jordi, fratino Flora kaj al ŝiaj gepatroj niaj karaj gesamideanoj Giordano kaj Lola niajn plej sincerajn kondolencojn. Ni bone scias, ke nenio en la vivo povos ŝin anstataŭi, ke ŝia forgeso estos neeble, sed ni esperas, ke la paso de la tempo iom post iom fermos tiun vundon, ĝis atingi, ni diru, la normalan vivon, se ĝi estas eble. Kaj ni esperas, ke niaj entuziasmaj gekolegoj Moya kaj Lola, daŭre akompanos nin, kun tiu entuziasmo, kiun ĉiam ili montris, en niaj streboj por diskonigon de la esperantismo, kies modelo ili mem estas.
KAE-Informilo – 5 –
PSIHOLINGVSTIKA ESPLORO PRI LERNADO DE ESPERANTO
Esperanto estas lernata en la tuta mondo fare de homoj kun plej malsamaj gepatraj lingvoj, kaj ankaŭ pro tio la fenomeno «lernado de Esperanto» prezentas tre interesan studon-kampon por interesiĝantoj pri lernado de dua lingvo.
Krome pluraj facetoj de la Esperanto-gramatiko estas tiom elastaj, ke oni malfacile komprenas la procedojn laŭ kiuj la tuta Esperanto-komunumo tamen alvenas al pli aŭ malpli unueca normo-lingvo.
Ĝuste por pli bone kompreni tiujn procedojn du esperantistaj psiholingvistoj; Hiroshi Nagata, de la japana universitato de Okajamo, kaj Renato Corsetti, de la universitato de Romo, entreprenis komunan esplorprojekton, kiu ricevis financan subtenon de la germana FAME-fondaĵo.
La lernantoj, progresantoj kaj spertuloj, kiujn oni priesploros, devas esti homoj, kies gepatra lingvo estas la angla, la eŭskera, la persa aŭ la rusa.
En ĉiu lingvoregiono oni esploros po 30 homojn ( 10 komencantojn, 10 progresantojn kaj 10 spertulojn)
Entute, do, oni devas esplori 40 komencantojn, 40 progresantojn kaj 40 spertulojn.
Por ĉi tiu esploro ni difinis la tri nivelojn:
- komencanto» estas lernantoj de Esperanto, kiuj lernis la lingvon nur dum 20 instru-horoj, alivorte ili estas partoprenantoj en unua-grada kurso; -«progresantoj» estas lernantoj de Esperanto, kiuj ellernis la lingvon en unuagrada kurso antaŭ du jaroj kaj poste daŭrigis la (mem)lernadon ĉu en formala kurso, ĉu per vizito de Esperanto-klubo kaj legado de revuoj aŭ libroj en Esperanto.
- «spertuloj estas esperantistoj, kiuj flue parolas la internacian lingvon kaj eklernis ĝin antaŭ minimume 5 jaroj.
Pro la varieco de la lern-situacioj estas relative malfacile akurate difini «progresantojn» surbaze de fiksita nombro da lerno-horoj. Post la unua kurso kelkaj vizitas formalan duan kurson aŭ konversacian kurson, kelkaj simple ekpartoprenas la Esperanto-movadon kaj lernas per praktiko, ktp. Ĉiukaze en «ĉi tiu esploro «progresantoj» estas homoj, kiuj plulernas Esperanton sed ankoraŭ havas problemojn se ili devas skribi aŭ paroli en ĝi.
La esplor-tasko konsistos el legado de frazoj en Esperanto, kies gramatikecon la partoprenantoj devas prijuĝi, kaj el verkado de mallonga teksto, kiu priskribu ricevotan bildon. Ni turnas nin al ILEI-sekcioj kaj al konataj instruantoj de Esperanto en la landoj en kiuj la koncernaj lingvoj estas parolataj.
Ni esperas ke vi, ricevanto de ĉi tiu komunikilo anoncos vian pretecon kunlabori pri ĉi tiu eksperimento, kies rezultoj estos metataj je dispono de la esperantlingva komunumo sed eble povus ankaŭ interesi neesperantistan studantojn de lingvoakirado.
Anoncu vian pretecon partopreni al: Renato Corsetti corsetti@itelcad.it
— imatge 4 —
KAE-Informilo – 6 –
«5ª INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO POR LA KULTURO KAJ TURISMO»
(sub la aŭspicioj de Hispana Esperanto-Muzeo)
La nunajara «Semajno» okazos en SANT CARLES DE LA RAPITA (Tarragona) de la 4-a ĝis la 11ª de oktobro 1997. Pliajn informojn vi povas ricevi de «Hispana Fervojista Esperantista Asocio» Apartado 15027-Barcelona. Tel. (93) 727 50 21.
Sant Carles de la Ràpita estas bela urbo apud la Mediteraneo. Enloĝiĝinta jam 22.000 jarojn antaŭ la alveno de Kristo, hodiaŭ estas unu el la plej gravaj turismaj urboj de la nomata «Orumita marbordo», kun allogaj strandoj kaj la plezuro povi ĝui la vidindaĵojn de la nomata «Delto de la rivero Ebro».
Menciinda estas ankaŭ ĝia gastronomio, precipe se vi gustumas tiujn krustacaĵojn tiom lerte spicitaj de la lokaj kuiristoj, ilia profesia sperto estas akirita dum longaj jaroj. Sen timo al eraro oni povas diri, ke Sant Carles de la Ràpita estas loko, kie la palatoj povas gustumi la plej variajn kaj apetitigajn manĝaĵojn, ĉu devenantajn de la maro aŭ de la kamparo, ĉar ni ne povas forgesi la riĉecon de la fekunda grundo de la Taragonaj teroj, gardataj de la majesta monto «Montsià».
Kion povas oferi al vi la «Semajno»? Eble ni restas jam iomete tradiciaj. Sed ni daŭre subtenas nian programon, bazitan sur la kulturo kaj la turismo. Vi povos aŭskulti prelegojn pri la plej diversaj temoj; ne mankos debatoj, precipe pri nia kara Esperanto-Movado. Rekta kurso de Esperanto. ( kaj se al vi plaĉas prelegi, volu indiki al ni tion). Jes, ankaŭ estas ekskursoj, minimume kvar ekskursoj estos enprogramitaj, el ili almenaŭ unu estos tutataga ekskurso. Vi ankaŭ havos tempon por amuziĝo, precipe post la vespermanĝo, kiam kutime okazas distraj aranĝoj, ekzemple la kantado de «Havanoj», kaj la fama «flamigita rumo». Jes, ankaŭ oni havos liberan tempon por elspezi monon en la butikoj, en tiu jara epoko la klimato aŭ temperaturo en Sant Carles de la Ràpita ankoraŭ estas instiga por iri al la strando.
Niaj laboroj disvolviĝos en «ApartHotel LA RAPITA» (***). La hotelo, kiu troviĝas 50 metrojn fronte al la strando, posedas ĉiujn modernajn komfortaĵojn; televidon en ĉiu ĉambro, aeron klimatigitan, salonon kun kroma lito, telefonon, banĉambron, kuirejon, ampleksajn terasojn, amuzejojn, trinkejojn, parkumejon…
La aliĝokondiĉoj estas la jenaj :
| Aliĝo al la «Semajno» kostas | 3.500 pesetojn. |
| Gejunuloj ĝis 20 jaroj, senpage | |
| Kompleta pensiono en dulita ĉambro | 4.200 pesetojn |
| Kompleta pensiono en unulita ĉambro | 5.500 pesetojn |
KARAJ GESAMIDEANOJ, ĜUU LA INTERNACIAJN ESPERANTAJN ARANĜOJN DUM SOMERO, SED VENU RIPOZI KAJ ĜUI LA VIVON AL LA «SEMAJNO»
Luis Serrano Pérez
KAE-Informilo – 7 –
LA ARMEOJ DE PALUZIE
«La armeoj de Paluzie» estas originala verko en Esperanto de nia KAE-membro Manuel de Seabra.
[BILDO p.4 | 56,17,70,36] Desegnaĵo de tri plumbaj soldatoj en uniformo kun alta ĉapo, starantaj vice, kun la subskribo «La soldatoj de Paluzie».
La soldatoj de Paluzie
Ĝia titolo aludas al fama firmao en Barcelono, kiu disvendis plumbajn soldatojn. Antaŭe ekzistis grandan emon, kolekti soldatojn, ĉu el plumbo, ligno aŭ el simpla papero.Tiun emon jam havis la ĉefa rolanto de ĉi tiu historio, kvankam liaj soldatoj estis el papero pro manko de mono. La historio de tiu romano ampleksas multajn jarojn. Ĝi komenciĝas dum la unuaj jaroj de ĉi tiu finiĝanta jarcento. Do, tri generacioj de la familio Roŭreda estas la ĉefaj rolantoj. Pere de ĉi tiu familio, nia samideano, montras al ni la problemojn ekzistantajn dum tiu tempoperiodo, precipe en Barcelono.
Kio okazas al familio, kiu iam sin sentis apartenanta al la aristokrateco, kaj iom post iom perdas tiun socian rangon kaj eĉ alvenas preskaŭ al mizeraj kondiĉoj de vivo? Kaj se al tiu familio vi aldonas grandan nombron da gefiloj? En tio kuŝas la kerno de la rakonto. Ĉiu familiano havas siajn problemojn, sian karakteron, se al tio vi aldonas, ke la ekonomia situacio ne brilas en la familio, certe vi konkludos, ke la enhavo de la libro estas leginda. Nia s-ano Seabra, studas kaj analizas la spiriton, la animon de ĉiu Roŭreda membro. Samatempe li prezentas la vivon dum tiuj kvindek lastaj jaroj en Barcelono. Ne restas for de lia rakontado la politikaj eventoj, kiel la Tragika Semajno, la Hispana Intercivitana Milito, kvankam li ne insistas pri ĉi tiuj eventoj.
La tuta libro estas studo pri la diversaj karakteroj de la personoj, kaj multe pli, kiam en ĉi tiun aristokratan devenan familion eniras kamparulino, kiu siavice post kelkaj jaroj rifuzas junulinon, kiel bofilinon, ĉar ŝi estis servistino. La historio estas ĉeno de familiaj okazintaĵoj, kiuj montras al ni la reagojn de la protagonistoj. Amo, malamo, avareco, intrigoj familiaj, kaj ĉiuj ceteraj virtoj kaj malvirtoj ekzistantaj en la homo, estas lerte priskribitaj de nia s-ano Seabra.
La libro konsistas el 198 paĝoj. 23 X 15 cm. Eldonita de Internacia Esperanto-Muzeo (Vieno). Ĝia prezo estas 1995 pesetoj + sendekostoj. Mendebla al adreso de KAE-Redaktejo.
LUIS SERRANO PÉREZ
************************************************
BARCELONA RENDEVUEJO
Karaj gesamideanoj, se vi loĝas en Barcelono aŭ venas al ĉi tiu urbo, ne forgesu, ke en Kafejo «INTERNET» Gran Via 656, ĉiun mekredon, de la 10-a horo ĝis la 11-a horo, kunvenas rondo de geesperantistoj, kies nura celo estas ĝui samideanajn konversaciojn pri la plej diversaj temoj. Informojn; Tel. 7275021
— imatge 5 —
KAE-Informilo – 8 –
KVAZAŬ SALUTO KAJ MEMPREZENTO
Sendube vi jam informiĝis pere de la lasta KAE-Informilo pri la redaktora ŝanĝo. Post dek jaroj, nia kara amiko kaj samideano Vincenç Hernández Llusera decidis rezigni tiun taskon, precipe ĉar lia sano ne permesas al li, tiujn laborojn de redaktado, kiuj ne ĉiam estas agrablaj. Kvankam ni tuj devas diri, ke nun li fartas sufiĉe bone.
Evidente, antaŭ ni troviĝas la granda defio prezenti nian organon, de gramatika vidpunkto, samarange ol tiuj redaktitaj de nia s-ano V. Hernández. Ni ne scias ĉu ni atingos tiun altan gradon, sed ni jam ion povas promesi, nian decidon, por ke KAE-Informilo estu kiel eble plej interesa.
Pri ĝia enhavo, verŝajne estos ne gravaj novaĵoj. La unua celo estas la informado pri la diversaj laboroj entreprenataj de nia Asocio, al ĉiuj siaj gemembroj, gesamideanoj kaj amikaro. Dua, diskonigi ĉiujn Esperantajn aranĝojn okazintajn aŭ okazontajn en Sabadell, en Katalunujo, kaj Hispanujo kaj kompreneble tra la tuta mondo. Nia modesta bulteno, sin metas je la dispono de la Esperanto-movado en tiu skalo, kio estos ebla al ni kaj al niaj ekonomiaj fortoj.
Nia KAE-Informilo ne povas esti la verko de du responsuloj, sed la plena kunlaborado de ĉiuj KAE-membroj, gesimpatiantoj, de ĉiuj amantoj de nia kara Esperanto. Eĉ ni preferus esti simplaj kompilantoj de viaj kunlaboraĵoj, ordigi ilin por presado kaj liverado al ĉiuj gemembroj aŭ abonantaro de KAE-Informilo. La kolektiva laboro estas io, kio vere valoras kiam oni deziras disvastigi kiun ajn ideon.
Vi jam povas konstati, ke nia organo eĉ aperas en nova vesto. Ni renoviĝas iomete. Ni supozas, ke vi aprobas ĝin. Kompreneble, la renovigado jam povus esti multe pli ambicia, sed karaj, ni devas konsulti ankaŭ niajn financajn fortojn kaj agadi konsekvence. En tiu tereno financa, ni ankaŭ atendas, kun granda espero, vian kunlaboradon. Ĝis hodiaŭ KAE-Informilo estis ĝentile sendita al multaj gesamideanoj, ĉu enlande, ĉu eksterlanden. Tiu ĝentileco de KAE ne ŝanĝiĝos, sed ni ankaŭ atendas vian financan apogon.
Se, vi deziras, ke ni diskonigu viajn aranĝojn skribu al ni sufiĉe frue. Ne forgesu, ke nia organo aperas ĉiun trian monaton. Do, se la senditaj informoj ne alvenas ĝustatempe ili restos senkonsidere. En ĝiaj paĝoj ĉiam estos angulo por la publikigo de opinioj pri gramatikaj temoj, ĉiam verkitaj en la plej granda respekto, sed neniam ni publikigos proponojn por modifi la Esperantan gramatikon. Ni konsideras, ke tiu tasko apartenas al la Akademio de Esperanto, kiu sendube prizorgos ĉiujn petojn tiurilatajn.
Nunatempe la Esperanto-movado bezonas la kunlaboron de ĉiuj. Nia estonteco estas prizorgata dum ĉi tiuj jaroj. Se ni ne kapablas nin organizi, kaj konscience labori por niaj idealoj, se ni ne kapablas alfronti la novajn kaj modernajn teknikaĵojn, kiuj volas anstataŭi la homon per maŝinoj, nia batalo, karaj geamikoj, estas perdita. L. SERRANO PÉREZ + S. TORNÉ GRAU (= SeTor)
KAE-Informilo – 9 –
STARIGO DE «TAGO DE LA HISPANA ESPERANTO-MUZEO»
Ĉar niaj monataj «babiladoj» kutime disvolviĝas, kiel lekciara kurso, kaj ĝi okazas inter la monatoj Septembro kaj Junio, la lasta babilado antaŭ la ĉi-jara somerferio okazis la pasintan 15-an de Junio, ĉe «Centre Agrícola» (= Agrokultura Centro) en urbo Sant Pau d’Ordal, kie ankaŭ troviĝas Hispana Esperanto-Muzeo.
Kvankam jam scias niaj kunsocietanoj, samideanoj kaj amikoj, kiuj kutime ĉeestas niajn babiladojn, ke ili proksimume daŭras du horojn, dum kiuj ĉiuj devas esprimi siajn ideojn nepre en Esperanto. Tamen en tiu lasta tago, la babilado esence konsistis el tri prelegoj; du prelegoj jam anoncitaj per nia kunvokilo kaj la alia spontanee farita de s-no Lluis Mª Hernández Izal.
Proksimume je la deka horo kaj pere de aŭtobusa vojaĝo ekde Sabadell/Barcelono, alvenis al la Muzeo la unua grupo de samideanoj, kaj samatempe aliaj samideanoj, kiuj alvenis el diversaj urboj per propraj veturiloj.
Tuj sekve kaj en «Agrokultura Centro» komenciĝis nia kunveno, kiun prezidis s-anoj Salvador Gumà, Lluís Mª Hernández kaj Lluis Serrano. Ĉi tiu lasta malfermis la babiladon per vortoj dediĉataj al geedzoj Hernandez/Massana, kiel omaĝo al ilia konstanta laboro, kiu influis por la kreado de la nuna Muzeo de Esperanto, fondita de ili mem. Aplaŭdon ricevis ĉi tiu prezentado.
S-ano Hernández Izal detale parolis pri la utileco de la Muzeo. Li komencis rememorigante, ke unue Esperanto estis sia hobio. Li komencis ĝian lernadon aŭtodidakte, escepte de kelkaj perkorespondaj lecionoj de s-ano Molera, kaj en la jaro 1966 komencis sian korespondan interŝanĝon kun eksterlandanoj. Baldaŭ, li daŭrigis, «mi konstatis mian esprimomankon kaj estis mia edzino, kiu min kuraĝigis por aliĝi al Esperanto-movado kaj kune ĉeesti al diversaj internaciaj kongresoj, precipe eŭropaj». Kiam alvenis al la menso de nia s-ano Hernandez Izal la starigo de la Muzeo, nia Internacia Lingvo, estis proksimume okdek-jara, kaj li pensis, ke la trovado de kompletaj kolektoj de revuoj en Esperanto, estus facila afero. La hodiaŭa kolektado atingas jam ciferon je 7.300, certe, ke multaj gazetoj estas nur ununumera, sed aliaj, kiuj konsistas el veraj kaj kompletaj kolektoj, estas 3.400.
Kompreneble, la Muzeo ne nur disponas de revuoj aŭ gazetoj, gravaj kaj kompletaj kolektoj de libroj pri aŭ en Esperanto ankaŭ troviĝas en ĝiaj bretaroj. Rimarkinde estas, ke la Muzeo disponas de komputero, kiu enhavas milojn da artikoletoj kolektitaj laŭ temoj. Oni povas vidi ankaŭ la plej diversajn kuriozaĵojn, ekzemple leteron verkitan en Esperanto de Andreu Nin kaj sendita al iu s-ro nomata Martorell.
Hernandez Izal diris, ke en la Muzeo jam laboris kelkaj samideanoj pri universitataj tezoj kaj li finis emfazante, ke la Muzeo estas «nia» hejmo kaj petis al ni, demandi lin pri kiu ajn.
Kaj venis la vico por s-ano Gumá. Li prelegis pri la temo
— imatge 6 —
KAE-Informilo – 10 –
«Nombroj. Moneroj. Organoj. Misteroj», eble iomete stranga titolo, sed el kiu fluis granda kvanto da ciferoj, neeble raporteblaj.
La preleganto unue analizis iu ajn temon, ekzemple la nacian ŝuldon ŝtatan, kaj diris la kvanton en pesetoj, poste li aludis al alteco, supozante ke ni metus unu moneron sur la alian, aŭ ĝia vico-longeco, aŭ la surfaco, kiun oni povus kovri, ĝia pezo en kilogramoj aŭ kiom da ŝarĝaŭtoj estus bezonataj por ĝia transportado, la rezultoj estis ĉiam astronomaj kvantoj, pri kiuj tre miris la aŭskultantaro. Sed li daŭre parolis kaj kalkulis pri multaj aliaj ekzemploj; je la fino, li menciis partojn de la homa korpo, daŭrigante kun simila metodo. Li parolis pri dilatiĝo kaj maldilatiĝo kaj ĉiam kalkulante, li alvenis al la konkludo, ke la volumeco de homa korpo povas reduktiĝi ĝis la malgrandeco, eble sensignifa de ludkubeto. Entute vigla prelego, plena de kuriozaĵoj kaj kiu, sendube vekis la atenton de la ĉeestantaro.
«La muzeoj arkivo de la historio», estis la temo de la prelego de Luis Serrano. Laŭ la preleganto, la muzeo komenciĝis ene de la mensoj de niaj prauloj. Estis niaj prapatroj, kiuj gardis en sia menso la plej diversajn konojn, kaj la patrinoj, kiuj transsendis ilin al siaj gefiloj. Tiu parola literaturo, kiu ekzistis en la komenco, oni transdonis de gepatroj al gefiloj; poste oni konservis ĝin pere de skribaĵoj ĉu en muroj aŭ alimaniere. Poste aperis la libroj, la homoj kolektis tiujn librojn kaj aliajn aĵojn de la vivmedio kaj do, naskiĝis la muzeoj.
La muzeoj estas do, speguloj de nia vivo, de la kulturo el antaŭaj jaroj, kaj de nia ekzistado mem, por la venontaj generacioj.
Jam pri la «Tago de la Hispana Esperanto-Muzeo», Serrano diris, ke estas evento neniam antaŭen okazinta en Hispanujo, kaj tre grava por nia kara lingvo, kiu jam estas parto de nia vivo, menciante la plezuron, kiun oni sentas pri la laboro farita de nia amiko Hernandez Izal, kun la amaso da materialo disponebla kaj ke vizito al Muzeo donas al ni entuziasmon por nia Esperanta laboro. Li proklamis la starigon de «Tago de la Hispana Esperanto-Muzeo», kiu havos daŭrigon ĉiujare la trian dimanĉon de Junio. Li esprimis sian dankemon al geedzoj Luis Kaj Teresa kaj transdonis al ili memorigan tabulon okaze de la «Unua Tago de la Hispana Esperanto-Muzeo» kaj subskribita de «La Babiladoj».
S-ano Johano Solé, legis poemon, kiu estis dediĉata al nia veterana samideano S.Gumá, al kiu transdonis la pergamenon.
Nome de Hispana Esperanto-Federacio salutis s-ano Agusto Casquero, el Valencio.
Poste ni vizitis «Ĉampano-Kelojn Massana», kie oni regalis nin per abunda bufedo, tostante poste per ŝaŭmovino de tiuj keloj. Fine la 40 partoprenantoj sin translokiĝis al apuda restoracio. Jam en la momento de la tostoj, Luis Serrano levis la pokalon por aŭdiaui geedzojn Sudec, kiuj post dek du jaroj inter ni translokiĝos al Kroatio, naskiĝolando de s-ano Milan Sudec.
SANTIAGO TORNÉ
KAE-Informilo – 11 –
OMAĜO AL VERKISTO MANUEL DE SEABRA
ACEC (Associació Col.legial d’Escriptors de Catalunya/Asociación Colegial de Escritores de Cataluña/ Profesia Asocio de Verkistoj de Katalunio) organizas omaĝon al verkisto Manuel de Seabra. La evento okazos en Barcelono, la 18-an de Novembro de la nuna jaro, en la salono de la Asocio de Ĵurnalistoj de Katalunio kun la partopreno de :
[BILDO p.6 | 55,25,68,46] Portreta foto de Manuel de Seabra: barba viro kun okulvitroj kaj nigra okulkovrilo sur la dekstra okulo, en jako kaj kravato.
- Mag. Herbert Mayer, direktoro de la Internacia Esperanto-Muzeo, kiu parolos pri la rolo de Esperanto en la verkaro de Manuel de Seabra.
- Prof. D-ro Eduardo Mayone Dias, de la Universitato de Los Angeles, kiu prelegos pri Katalunio en la verkaro de Manuel de Seabra.
- Prof. D-ro Basilio Losada, de la Barcelona Universitato, kiu disertos pri Manuel de Seabra, kiel tradukisto.
- Prof. D-ro Augusto Bover, de la Barcelona Universitato, kiu parolos pri la kontribuo de Manuel de Seabra al la kataluna literaturo.
- Prof. Dimiter [?] Anguelov, de la Luzofona Universitato, Lisbono, kies prelego temos pri Portugalio en la verkaro de Manuel de Seabra.
Ĉiuj prelegoj aperos poste en speciala numero de «Cuadernos de Estudios y Cultura». (Kajeroj pri Studoj kaj Kulturo), oficiala organo de ACEC.
Adreso: Canuda, 6, (Ateneu Barcelonès) Tel. 318 87 48 Fax 302 78 18 08002-Barcelona.
*********************************************************
FESTO ZAMENHOF 1997
La Delegacio de KAE en Terrassa, nunajare organizos la tradician Feston de Zamenhof, kiu okazos la 14-an de decembro. En venonta numero de KAE-Informilo detale oni informos pri la programo.
*********************************************************
LA BABILADOJ DAŬRE KAJ SUKCESE IRAS ANTAŬEN
Antaŭviditaj estas babiladoj en EL Vendrell, Figueres kaj inaŭguro de Esperanto-strato en Castelldefels. Pri la ĝusta tago, programo kaj temoj de la babiladoj oportune estos sendotaj la koncernaj cirkuleroj.
2a època, núm. 20, gener-març de 1998

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 20, gener-març de 1998.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 3,1,99,36] Kapemblemo de la bulteno en verda kadro: grandaj literoj «K» kaj «A» kun «E», kvin konturitaj steloj; surskriboj «Kultura Asocio Esperantista» kaj «Katalunujo»; malgranda vertikala subskribo «Kintana».
Nº 20 -Dua epoko. Dekdua aperjaro Januaro/Marto 1998
******************************************************
ĜENERALA ASEMBLEO DE «K.A.E.» 1998
Laŭstatute nia nunjara Asembleo okazos la 25-an de Januaro.
Unua konvoko je la 10.30 horo.
Dua konvoko (se necese) je la 11.30 horo.
Sub la jena Tagordo
Aprobo (aŭ ne) de la protokolo de la Asembleo 1997
La Sekretario informos pri la laboro de K.A.E. dum 1997.
Informo de la K.A.E – Sekcioj.
La kasisto informos pri la financa situacio.
Parta renovigo de la estraro.
Projektoj por 1998.
Demandoj, sugestoj, proponoj …
LA ASEMBLEO OKAZOS EN «C. CIVIC CREU ALTA» C/ Major 10.SABADELL
Kara kunmembro, simpatianto, amiko, venu al Ĝenerala Asembleo de K.A.E., ni atendas vin. Ni devas kiel eble plej bone organizi nian estontan laboron kaj por tiu tasko estas bezonata la kunlaborado de ĉiuj. La Asembleo estas la ĝusta loko, kie vi povas eksponi viajn ideojn.
Josep Mª Galofré Domingo (Prezidanto)
KAE-Informilo -12-
Depósito Legal B-42645-92
Edita: Asociació Cultural Esperantista
Eldonas: Kultura Asocio Esperantista
Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo
Redaktistoj: Luis Serrano Pèrez, Santiago Torné i Grau
Redaktejo de KAE-Informilo: Font Nova 32, Es-08202 Sabadell Hispanujo.
Tel. (93) 7275021. Faksilo (93)7836511. <jserrano@doc6.es>
Oficiala sidejo de KAE, Montseny, 5,1-er ES-08208 Sabadell.Hispanujo.
Delegacio en Terrassa: C.Civic M. Roig C/ Sant Tomàs,2.ES-08222 Terrassa.
Kiel pagi: per poŝta ĝiro al Santiago Torné. C/ Roca 22,3-er,1ª 08208 Sabadell aŭ al «la Caixa», konto 21000461960200045498.
Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
P E R A D O D E R E V U O J 1 9 9 8
Luis Serrano Pérez. Font Nova 32. 08202 SABADELL
Per posta ĝiro aŭ al Caja Postal 28-13-014.606 Sabadell.
HEROLDO DE ESPERANTO. 3.950 pesetojn
(Ĉiu abonanto, rajtas senpagan anonceton maksimume 25 vorta, en 1998)
INTERNACIISTO. Organo de K. E. K. 1.500 pesetojn.
Petu senpagan numeron,
Hispana Esperanto-Federacio
Rodriguez San Pedro 13-3-7. 28015- Madrid
Per ĉeko au al Caja Postal Nº. 14.011.966
Boletin + Membreco al HEF. 4000 pesetojn
ESPERANTO Organo de UEA 5700
EVENTOJ (Prezo konsultenda)
Martin Bustin. Apartado 4143, ES-03080. Alicante.Libreta Caja Postal 37-02.614.635. Ofic. Carolinas 1302-0482-9, ES-03012 Alicante.
SENNACIULO (SAT) 4200 pesetojn
Félix Gómez Martín. C/ Corbeta 8, 5º, A. 28042. MADRID
Popola Ĉinio 5100 pesetojn
Kurso de Esperanto per korespondado de KAE : 16 lecionoj kaj ekzercoj, entute 75 paĝoj + vortaro Sopena + kasedo, kun la kurso registrita 4.000 pestojn
— imatge 2 —
KAE-Informilo – 2 –
5ª INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO
Sant Carles de la Ràpita. 4-11 de oktobro 1997
Kiel anoncite, la «Semajno» okazis en tiu bela urbo de la provinco Tarragono. Ĝin estis 68 gesamideanoj (sen inflakcio de ciferoj), el kiuj 20 estis eksterlandanoj. Praktike ĉeestis la «Semajno-n» 65 geesperantistoj.
La «Semajno» komenciĝis la dimanĉon 5-an de oktobro. La urbestro de Sant Carles, s-ro Josep LLuis Salvado i Tenesa, pere de disertacio rilata al urbo inaŭguris la eventon. La parolado de la s-ro urbestro (samatempe tradukita de nia s-ano Manuel de Seabra) sciigis nin pri la deveno de la urbo, ĝia historio kaj projektoj por la estonteco. Li laŭdis la rolon de Esperanto, ni bone konas, li diris la lingvan problemon, precipe en ĉi tiu urbo somere plena da eksterlandaj turistoj. Li deziris al ni sukceson kaj kuraĝigis nin daŭrigi nian taskon.
En tiu inaŭguro akompanis nin la loka ĥoro «Orfeó Pau Casals», kiu per katalunaj kanzonoj tre entuziasmigis la ĉeestantojn.
Eble mi devas ankaŭ diri, ke la bona vetero malavare akompanis nin, kaj se al tio ni aldonas la komfortajn kaj modernajn kondiĉojn de la hotelo, ni povas aserti, ke la restado atingis la pinton de tio dezirinda.
Ni ekskursis al la Grotoj de Benifallet, ne tro grandaj sed jam interesaj pro la formo de la stalaktitoj, kiuj iuj formiĝis horizontale anstataŭ vertikale, kvazaŭ defiante la forton de la gravito. Ni estis ankaŭ en la delto de la rivero Ebro, kie etendiĝas la rizokampoj. Tie ni vizitis naturajn parkojn kaj spektis la alvenon de de tiuj migrantaj birdoj, kiuj venas el la nordo de Eŭropo. Ni boate veturis tra la rivero Ebro ĝis ĝia enfluejo en la Mediteranea maro. Ankau ni vizitis ŝipe la golfeton de «Els Alfacs». Kmpreneble tiuj ekskursoj ne okazis ĉiuj en la sama tago.
Sendube vi jam povas kompreni, ke la ĉeesto de 18 eksterlandanoj, donis al nia «Semajno» veran internaciecan karakteron kaj oni povas diri, ke la vera kaj unika lingvo estis Esperanto, nia Esperanto estis vere kaj abunde praktikata.
Ni devas reliefigi la laboron de nia itala samideanino Carla de Lorenzi, kiu kun mirinda entuziasmo gvidis la kurson laŭ rekta metodo de s-ano Cseh, sen forgesi la faman Mazi-n. Komencantoj kaj progresintoj volonte ĉeestis tiujn lecionojn de nia kara Carla, kiu bone sciis ĉiujn plezurigi.
Aparte de la prelegoj okazis du debatoj post la vespermanĝo. Unu el ili sub la temo: KIO PRI LA FAMILIO ?. Ĝi vekis veran diskutadon pri la nuna edukado de la gefiloj, la influo de la nuna socio kaj la diferenco ekzistanta inter la familioj, kies ekonmio estas tre malsimila. La dua debato temis pri; KIO PRI LA EŬROPA UNIO ?.En la debato troviĝis geesperantistoj el naŭ landoj, kiuj eksponis tute libere siajn opiniojn. La ĝenerala rezulto de tiu debato estis la jena : La nuna Eŭropa Unio, estas la Eŭropo de la grandaj konzernoj, de la monopoloj, de la komerco, konkrete la Eŭropo de la kapitalo. Neniu antaŭvidis, ke en la nova
KAE-Informilo – 3 –
Eŭropo solviĝos la problemo de la senlaboreco. Sed ĉiuj koincidis, ke estas tute necese tiu Unio.
Unue por ke almenaŭ regu paco inter la Eŭropaj landoj, kaj due Eŭropo devos unuiĝi se ĝi deziras superi la batojn, laŭ ekonomiaj vidpunktoj de produktado , kiuj venas de Usono, Japanio, kaj eble iam de Ĉinio kaj eĉ de Rusio. La diskutoj en iuj kazoj estis eĉ pasiaj, ĉar se ĉiuj konsentis pri la celo, ne ĉiuj konsentis pri la maniero ĝin atingi. Montriĝis evidenta la valoro de Esperanto, kiu donis al ni la eblecon interparoli inter diverslingvanoj sen tradukistoj. Ĉiam regis granda harmonio.
Post la vespermanĝo ĉiam estis distraĵoj, escepte tiuj du tagoj de la debatoj. Sed nepre ni devas raporti pri la jaŭda kermeso. Enprogramigite jam troviĝis la trinkado de «Cremat», kataluna trinkaĵo, kiu konsistas el bruligita rumo miksita kun sukero. Ĝi estis trinkata per speciala taso, bele ornamita per literoj aludantaj al la «5-a Semajno», sed tio en si mem jam donas gajecon al la «kolegaro», vi imagu se ĝi estas akompanata de koruso dudek ok voĉa, la sama, kiu kantis okaze de la inaŭguro la » Orfeó Pau Casals». Ili kantis akompanataj de muziko ludata de ili mem, diversajn «Habaneras» = Kanzonoj pri Kubo sed fare de katalunoj, kaj inter tiuj «Habaneras» troviĝis tiu nomata «El meu avi» (= Mia avo) kaj kiu estis kantata en Esperanto. La etoso estis de granda entuziasmo.
Evidente estis multaj aliaj programeroj menciindaj, rakontindaj, sed la spaco de nia modesta Informilo devas ankaŭ atenti pri aliaj temoj kaj kontentigi aliajn samideanojn, kiuj kunlaboras kun ni.
La provinca kaj loka gazetaro kaj radiaj elsendoj, bone informis pri la evento.
Ni deziras danki al ĉiuj, sed precipe al tiuj eksterlandaj gesamideanoj pro ilia partopreno (iuj el ili jam venis la trian fojon), kaj kiuj tiom da prestiĝon donis kaj donas al nia «Semajno». Dankon, karaj geamikoj. Ni esperas revidi vin denove ĉi tie en niaj Internaciaj Esperanto-Semajnoj por la Kulturo kaj Turismo.
Kaj tiurilate, pri revidi nin, ni jam povas vin anonci , ke la venonta semajno, la 6-a okazos de la 3 – 10 de oktobro en urbo Calafell, kiu situas nur 65 kilometrojn de Barcelono, kaj kun eksterordinaraj fervojaj servoj.
LUIS SERRANO PEREZ
******************************************************
NOVAĴOJ PRI RADIO ELSENDOJ
Laŭ Esperanto-Sekcio de nun ĈINA RADIO INTERNACIA uzas novan fortan sendilon ĉiutage de la horo 20.00 ĝis 20.30 per la frekvenco 9900 kilohercoj por provdisaŭdigo de sia Esperanto-programo al Eŭropo. Aŭskultu tiun programon kaj poste skribu pri ĝia aŭdebleco al:
Esperanto – Sekcio de Ĉina Radio Internacia. CN. 100866 BEJJING. Ĉinio.
— imatge 3 —
KAE-Informilo – 4 –
Enriĉigis la programon de la «5-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo» kvin prelegoj, kiujn tuj sekve ni mallongigas.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
KIO ESTAS LITERATURO?, prelego de Manuel de Seabra.
Ĉiam estas malfacilaĵoj por decidi kio estas literaturo, vorto kiu devenas de la latina kaj signifas la instruadon de la unuaj literoj, de la unua instruado, de skribado kaj de beletro. Kun la tempo, la vorto gajnis pli da senco kaj sin ŝarĝas per la signifo nur de beletro aŭ tute simple arto de verkado.
Ekde klasika pratempo, kun Aristotelo kaj eĉ kun Platono, la problemo de la koncepto pri literaturo estis klara : literaturo estas imitado de la realo. Tamen, oni ne devas forgesi, ke la Literaturo ne estas nur intuicio, sed kiel la aliaj artoj kaj filozofioj, religioj kaj sciencoj, estas aŭ devas esti speciala formo aŭ speco de kono. Kaj kio estas koni ? Ververe ĉio estas objekto de kono, ĉu rilate al la makrokosma plano (la Homo), ĉu materia, ĉu sensa. Sed laŭ la verkista vidpunkto, literaturo estas la esprimo, la analizo de la socio kiun tra intuicia proceso ĝi suferas kaj estas restituita al la socio mem.
Kompreneble, ĉio kion oni verkas (Eĉ jam apartigante la skribaĵojn principe ne konsiderataj literaturo) ne havas la saman kvaliton. Tamen, kia diferenco estas inter la romanoj de Emilio Salgari kaj tiuj de Thomas Mann? Tio estas, oni povas diri literaturo kun minusklo kaj literaturo kun majusklo; la unua volas simple amuzi kaj la alia ne nur distri la legantojn, sed ankaŭ kompreni la socion.
En la oraj tempoj de la moderna literaturo, oni parolis pri verkistoj kun «mesaĝo» kaj verkistoj sen «mesaĝo». Sed la preleganto tuj sekve diris, ke li persone abomenas tiun ĉi esprimon.
Ĉiel, el ĉiuj artoj, la literaturo estas la plej danĝera, pro tio ke ĝi estas soleca arto, kiu izolas la ricevanton ( tio estas, la leganto) kaj devigas lin mediti kaj partopreni, reagi, esti komplico, resume aktivi. Verkisto en la socio estas ne nur individuo, kiu kapablas esprimi sian originalecon (kiu difinas lin inter ĉiuj), sed homo, kiu havas socian rolon.
La preleganto menciis kaj emfazis multajn aliajn aspektojn pri literaturo kaj verkistoj kaj fine diris, ke la literatura arto ne reduktiĝas al banala distra formo. Kiam ĝi estas distro, tio ĝi estas laŭ supra formo, ĉar ludo kaj arto neniam komplete apartiĝas. Dume, pli alta distra formo, la literaturo estas maniero koni la mondon kaj la homon: dotita de serioza «misio», la Literaturo kunlaboras en la malvualiĝo de tio, kion la homo, konscie aŭ ne, persekutas dum sia tuta ekzistado.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
HOMO, HOMARO, KREANTA NATURO. La Tri fundamentoj.
Ĝi estas la titolo kaj subtitolo de la prelego, kiun oferis al ni la mondcivitano Jesuo Raposo Montero, kaj kiu persone dediĉis al s-ano Luis Serrano Pérez.
Emfazas la preleganto, ke la Universo aŭ Kosmo estas Ordo, kiu montras superhoman potencon kaj postulas superhoman racion kaj inteligenton, ĉar ordo
KAE- Informilo – 5 –
ne povas estiĝi el blinda hazardo.
En la Universo, perfekteco estas fundamenta por ĉiuj kaj ĉiuj estaĵoj. La plej evidenta perfekteco estas spaco kaj tempo kaj ties interrilato, la movo. Sur tia matematika perfekta bazo, ĉio estas ordigita kaj ordigata. Kvankam la Universo enhavas ankaŭ neperfektecon, kiu estas nefundamenta.
Ĉiu vivanta organismo estas centro de sia mondo: individua-centro, nevidebla kaj unika ento. Nu, la vera kaj ununura Centro de la Universo kaj de ĉiuj aliaj eblaj Universoj, la centro de ĉiuj centroj, la Celo de la celoj, estas la Vero. La Universo estas diverseco en baza unueco.
La preleganto daŭrigis menciante ankaŭ la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kaj memorigis al ni, ke la libereco, la justeco kaj la paco baziĝas sur agnosko de esenca digneco kaj la egalaj kaj ne transdoneblaj rajtoj de la homara familio. Por ni, homoj, la radikala realo estas la persona vivo, mondekstere kaj mondinterne. Do, por ĉiu persono, la mondo naskiĝas kaj mortas kun ŝi, li, vi (singulare) aŭ mi. Naskiĝo kaj vivo kaj morto estas nur individua afero. Aliflanke, ni aparte substreku, ke ĉiu homo, havas ne nur rajtojn, sed samatempe devojn rilate al si mem, al la aliaj homoj kaj al la institucioj, kaj al la vivestaĵoj, al la Tero kaj al la ekstera spaco. Ankaŭ ĉiu homo estas ŝuldanto al la socio, sume la Homaro, tial ke, li aŭ ŝi dum sia infaneco ne povas pluekzisti sen la homa socio.
Kompreno, tolero kaj amikeco inter ĉiuj nacioj kaj ĉiuj etnaj religiaj grupoj estas eduka celo. Nu, kompreno bezonas komunikon kaj precipa kumunikilo estas la lingvo. Ĉar en la mondo estas parolataj ĉirkaŭ 4.000 etnaj lingvoj, kiun lingvon oni uzu en internaciaj kaj mondaj rilatoj? Kiaj decidemaj kriterioj gvidos nin por solvi la problemon? Kompreneble: efiko, neŭtraleco (lingva demokratieco) facileco, ekonomio. Ĉu jam ekzistas tia lingvo? Jes: oni povas ja objektive konstati, ke la neetnia lingvo Esperanto plene respondas al tiuj kriterioj.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
«LA SIGNO DE LA PROGRESO» estis la prelego de -s-ano Giordano Moya.
Unue, li diris, ke rilate kio estas la progreso ne estas unuanima signifo ĉar iuj komprenas ĝin laŭ materiala progreso kaj aliaj ĝin komprenas laŭ aspekto spirita aŭ morala; laŭ P.I.V. progreso estas antaŭenigado de civilizo al pli perfekta stato.
Tiu antaŭenigado montriĝas per diversaj faktoroj. La unuan progreslinion ni povas dedukti el la fisiologio de la homa speco; la ĉeloj, la viruso, la vegetaloj, la plej multaj el la animaloj ne sin montras inteligentaj. Mamuloj kaj birdoj montras sin iom inteligentaj, sed neniu el ili komprenas abstraktaĵojn. Dua signo de progreso estas la humanigo kaj ni povas disdividi ĝin en tri apartaĵojn: humanigon de la homo, humanigon de la socio kaj humanigon de la historio. Pri la humanigo de la homo ni povas eĉ percepti retroiron. Pri la humanigo de la
— imatge 4 —
KAE-Informilo – 6 –
socio, ni delasu paroli pri la subevoluintaj landoj, en kiuj la mizero unuigita al la analfabetismo estas eterna. Pri la tria humanigo, tiu de la historio, ni povas diri, ke ĝi eĉ ne troviĝas en sia komenco. La irota vojo al la perfektiĝo de la socio ankoraŭ estos longdaŭra. Ĉu jarcento? Ĉu miljaroj?
Alia linio en la progreso de la socio estas la faktoro de la socia organizado. Dum miloj aŭ milionoj da jaroj, niaj antaŭloj vivadis en klanoj, sen iu ajn kultura influo. Poste ili grupiĝis en triboj kaj ili havis jam kulturajn ligilojn. La fondigo de la ŝtato preskaŭ estas nuntempa.
La nuna etapo de civilizo karakteriziĝas per organizado de la socio en ŝtatoj, kies soveraneco fondiĝas sur milita forto. La unuaj ŝtatoj estas tro grandaj por solvi lokajn problemojn kaj tro malgrandaj por solvi la planedajn. Alia socia faktoro de progreso estas la homa volo en la perfektigado de la socia organizo. Ĉiu etapo de civilizacio plej granda parto dependas de la grado de ties kulturo. Ankaŭ helpas la patriotismo. Ĝi naskiĝis de la Franca Revolucio; samaj leĝoj, samaj mezuroj kaj sama lingvo.
Kunvivado sub unu sama ideologio estas totalismo, kiuj sklavigas la homojn kaj stagnas la proceson de la socia evoluo. La nova koncepto de patriotismo TERO-patrio ebligas tutmondan kunvivadon en planeda organizo. Jam Zamenhof antaŭvidis la neceson de homarunuiĝo. Se la diverseco de lingvoj signifas plurecon de popoloj, nur unu neŭtrala lingvo super ĉiuj aliaj naciaj kaj etnaj povas ebligi la homaranunuiĝon. Tial la esperantismo jam ne estas nura revo. Ni povas aserti, ka la esperantismo enhavas la veran signon de la progreso, de la civilizo.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
KIAL EKZISTAS SENLABORECO? Nur la legado de la titolo de la prelego de Martí Guerrero jam vekis grandan intereson. La problemo debatita estas tre aktuala en la tuta mondo.
Nia s-ano komencis dirante, ke la senlaboreco estas vera kancero de nia socio. Ĝi alportas gravajn problemojn en ĉiuj landoj kaj ŝajnas, ke tiu ĉi problemo estas eterna kaj sen solvo. Ĝi ekzistas en dekstrulaj kaj maldekstrulaj reĝimoj kaj la plej grava argumento de multaj ekonomikistoj estas, ke mankas laboro.
Estas vero, ke la teknologio ŝparas laboron, sed dum la lastaj 25 jaroj la meza takso de senlaboreco estis 3% en Usono, 10% en Eŭropo (sen Hispanujo) kaj 20% en Hispanujo; estas kurioze, ke la lando, kiu havas la plej altan teknologian nivelon, havas malpli takson de senlaboreco. Memoru, ke la problemo de la senlaboreco ne estas de la nuna tempo, jen ekzemplo: Britio en la jaro 1936 havis du milionojn da senlaboruloj.
Daŭrigis s-ano Guerrero dirante, ke la deziroj de la homoj por atingi aĵojn ne havas limojn nek finon, kaj ke laboro nur povas manki en utopia teritorio, kie la homojn nenion deziras atingi. Estas tutcerte, ke laboro ne mankas, do, kio okazas? Mankas mono en multegaj familioj, por aĉeti produktaĵojn de la laboro. En ĉiu lando la laboristoj kaj iliaj familioj estas pli aŭ malpli 90% de la
KAE-Informilo – 7 –
konsumantoj. Ekz., se la salajroj de la laboristoj entute reprezentas 15% de la valoro de la produktado, kaj poste alvenas la impostoj, kiuj deprenas kvaronon de la salajro kaj alian kvaronon kiam oni aĉetas por komsumado, kio okazas kun la granda produktado ne konsumita? Restas en la magazenoj , oni malpliigas la produktadon, do, alvenas la krizo kaj la senlaboreco.
La homo ne deziras la laboron kiel laboron mem, sed por interŝanĝi la produktadon de lia laboro kun la produktado de la laboro de aliaj. Sed oni produktas riĉaĵojn pere de tri faktoroj : TERO, LABORO kaj KAPITALO. Post la produktado de la riĉeco oni devas studi la distribuadon de la tri menciitaj faktoroj: al la Tero (pasiva faktoro) oni aplikas la Renton, ekzemple 30%, al la Laboro (aktiva faktoro) oni aplikas la Salajron. ekz. 40%, kaj al la Kapitalo (helpa faktoro) oni aplikas la Interezon, ekz. 30%. Entute 100% Sed, kio okazas kiam plimultiĝas la loĝantaro kaj la valoro de la Tero (Rento) duobliĝas?. Estas evidente, ke en tiu situacio la laboristoj kaj la entreprenistoj devas malgrandigi siajn gajnojn. La rezulto estas, ke la salajroj kaj la interezoj perdas procentojn da riĉeco. Poste ankoraŭ venas la impostoj, kiuj reduktigas precipe la salajrojn kaj la interezojn. Rezulto: krizo kaj senlaboreco.
Kaj kie oni trovas la solvon?. La solvo konsistas en redoni al la socio la renton de la tero, kiu estas generita de la sama socio por subteni la publikajn elspezojn, kaj forigi la abomenindajn impostojn, kiuj punas la laboron, la konsumon, la ŝparon kaj la investon. Tiun teorion kaj solvon oni ŝuldas al la ekonomikisto Henry George.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
D-ro Wolgang Gunter, medicinisto d-ro pri anesteziologio, prelegis pri ; «LA INTERNACIA LINGVO (ESPERANTO, Ilo) KIEL PREVENTILO DE LA NOOSFERO.
D-ro Gunter enkondukis sian prelegon memorante sloganon «Preventi estas vivi», kiun li mem legis en vojaĝo tra Andaluzio. Poste li mem sin deklaris apartenanto al la germanaj verduloj, kaj raportis ke la uzado de la lingvo Esperanto, kiel universala interkomprenilo estas esenca parto de aktiva neŭtraleco kaj ke Esperanto estas unu el la malmultaj produktoj de la homa kulturo, kiu estas imanente preventiva. Ĝia uzado signifas agadon konforme al la reguloj, laŭ kiu la biosfero sin mem organizas, konservas kaj evoluiĝas.
La preleganto daŭrigis menciante, ke la kunvivado de individuo, popoloj, etnoj, kulturoj ktp. sin fundamentas sur tri kolonoj: paco, Homaj Rajtoj kaj integra biosfero kaj ke komence de la tria jarmilo la sociala kaj etna krizo kondukos la homaron mezureble en pliiĝantan ekologian krizon, kiu minacas la integron de la biosfero. La viva materio por si mem estas en morta danĝero, ĉar estas praktikata la detruado de la ankoraŭ resta biosfero. «Homo sapiens» nun estas en pozicio konservi tiun aŭ ĝin detrui. Polucio ne estas jam diskutebla. Estas prioritato ordigi necesojn ol atendi katastrofon.
La noosfera idento kiel inteligento por la viva materio liveras kaj utiligas
— imatge 5 —
KAE-Informilo — 8 —
ilojn,kiuj funkcias laŭ la principo de primara preventivo. Inter tiuj estas tiom diversaj aferoj, kiel la utiligado de alternativaj energioj, la realigado de la Homaj Rajtoj kaj sociala justeco, la aplikado de regiona anestezo en la medecino kaj ĉi-kuntekste la utiligado de internacia lingvo kiel Esperanto, ĉar Esperanto estas imanenta preventilo de la noosfero por la vivo laŭ la du vidpunktoj: kvalita, ĉar ĝi konstruas interetnan, internacian interkulturan informadon-interkompreniĝadon sen perdo de memidentoj, tiel imanente plenumante la postulon de konkreta neŭtraleco, paco kaj respekto al Homaj Rajtoj, kaj kvanta, ĉar ĝi reduktas perlingvan informadon/interkompreniĝadon sen perdo de kompetento, tiel imanente plenumante la postulon de konkreta materiala ŝparemo.
Je la fino de ĉiu prelego, okazis kolokvo, pli aŭ malpli arda, laŭ la enhavo de la temo traktita. Kaj kiel raportanto de tiuj prelegoj, mi devas fine aldoni, ke ne nur traduki estas perfidi, ĉar mallongigi en ĉi tiu kazo prelegojn ankaŭ estas perfidi. Do, senkulpigu min.
SANTIAGO TORNÉ
****************************************
NEKROLOGOJ
Post longa malsano forpasis la pasintan 5-an de majo, s-ano Joaquim Bauxell i Costa. Kvankam izolita, li estis fervora esperantisto. Pace ripozu la Poeto de Anglés (Girono) kun nia plej sincera kondolenco al liaj gefamilianoj.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Forpasis geedzoj Ramón Gimenez i Feliu, 84-jara kaj Joana Coll i Benevent 82-jara. Li mortis la 4-an de novembro kaj ŝi la 17-an de novembro 1997. Ni ĉiam rememoros ĉi tiun geparon, kiu entuziasme laboris por Esperanto, precipe li en la fervoja grupo.
****************************************
Ekonomia helpo por nia KAE-Informilo
S-ino Francisca Tiana 200 pesetojn
S-ano Vincent Caudet 100 francajn frankojn.
S-ano Jesuo Raposo Montero 8.600 pesetoj.
Dankon, dankegon al ambaŭ.
****************************************
57-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANO.
La Hispana Kongreso de Esperanto, okazos en Valladolid de la 1-a ĝis la 3-a de majo 1998. Sendube aliaj informoj venos. Vi povas skribi al Centra oficejo de HEF en Madrido. Rodriguez San Pedro 13-3°7, 28015 MADRID, aŭ al Valladolid. Apartado 119, 47080 VALLADOLID.
****************************************
Kara membro, amiko, simpatianto, abonu kaj abonigu KAE-Informilon. Nur 800 pesetojn. Via ekonomia subteno kuraĝigos nin iri antaŭen. Dankon. Pagu al nia kasisto. S-ro Santiago Torné. C/ Roca 22, 3-er, 1ª 08208 SABADELL
KAE-Informilo — 9 —
NIAJ BABILADOJ. CASTELLDEFELS 16-11-1997
TEMO : LA KLONADO
Post mallonga tempo dum kiu niaj babiladoj ĉesis, por ke niaj gesamideanoj, kiuj regule ĉeestas tiujn kunvenojn povu aliĝi al aliaj Esperanto-eventoj, kiuj estas organizitaj ĉu nacie aŭ internacie de aliaj komunumoj dum la someraj monatoj kaj komence de aŭtuno, la pasintan 16-an de novembro, ni denove rekomencis ilin en Castelldefels, kun la rimarkinda kunlaborado de nia amiko Emilio Sanz, al kiu helpis lian edzinon.
La proponita temo de nia kutima moderiganto estis LA KLONADO kaj kun aliaj kvar demandoj por enmeti nin en la aferon. Temo kaj demandoj tre aktualaj, kaj iomete malfacilaj, precipe pro ĝia scienca pritrakto.
Unue oni emfazis, ke la klonado povas esti, aŭ teorie signifi, la neneceson de sekskuniĝo, ĉar oni faras klonadon de homoj aŭ de bestoj nur de ĉeloj, ŝajnas ke ni devas forgesi la ovolojn, pere de kiuj ĝis nun, – kompreneble aparte de la sekskuniĝo – iamaniere jam oni klonis.
Oni memoris la freŝdatan kongreson pri genetiko okazinta en Barcelono kun la partopreno de D-ro Harry Griffin, unu el la patroj de la fama brita ŝafino Dolly. D-ro H. Griffin diris, ke la klonado de homoj en la nuna momento, ankoraŭ estas nek ebla, nek etika, ĉar por la klonado nur de Dolly ili, – la sciencaj klonistoj – bezonis multajn ŝafinojn kaj ankoraŭ naskiĝis multaj idoj kun gravaj difektoj fizikaj. Do, ankoraŭ estas nepenseble fari tion kun homoj, almenaŭ momente.
Kompreneble, subite aperis la demando, ĉu povos ekzisti en venontaj jaroj, la klonado de homoj nur por provizi al kiu ajn ŝtato, registaro aŭ simple al transnacia entrepreno, de obeemaj militistoj, laboristoj, tute simple sklavoj ?. Sed alia demando estis, kiom devas esti la kosto de unu klonitaĵo? Sendube anstataŭ la klonado, momente, estas pli facile la superregado de la homamaso kiu jam loĝas en la tuta mondo.
La demando, ĉu la klonado kontraŭdiras la religiajn kredojn, ne vekis grandan intereson, kvankam oni supozis ke klonado estas afero kontraŭa al la kredo aŭ filozofio de la almenaŭ, plej konataj religioj, tamen iu fundamenta kredanto povus arde sopiri pri la klonado de alia Mahometo aŭ Jesuo.
Ni konkludis, ke la klonado ne estas bona afero por neniu kaj ke ni devas bremsi la sciencon, sed kiel? Eble iu ajn povas bremsi la sciencistojn dum pli aŭ malpli longatempo, sed ne la sciencon mem. Kaj ni ne povas forgesi, ke la atingoj de la sciencistoj ĉiam havas du vizaĝojn, unu bonan kaj alian malbonan. Memoru nur la nuklean energion.
Post la babilado, geedzoj Sanz-Nieves tre abunde regalis nin per bufedo. Sekve ni iris al loka restoracio, kie per frateca tagmanĝo finiĝis nia agrabla kunveno, nia babilado.
SANTIAGO TORNE
— imatge 6 —
KAE-Informilo — 10 —
OMAĜO AL MANUEL DE SEABRA
La 18-an de novembro 1997, en la Kolegio de Ĵurnalistoj de Barcelono estis omaĝata nia kara KAE-membro Manuel de Seabra. Ĉe la podio troviĝis konataj elstaraj verkistoj de la kataluna kulturo kaj de eksterlande, almenaŭ ni menciu ilin : Eduardo Mayone Dias, de la Universitato de Los Angeles. Basilio Losada, de la Univeristato de Barcelono. Dimiter Anguelof, de la Universitato de Lisbono. August Bover, de la Universitato de Barcelono kaj Herbert Mayer, Direktoro de la Internacia Esperanto-Muzeo de Vieno.
La plej granda respekto al la lingvoj estis uzata en tiu omaĝo, ĉar oni uzis kvar lingvojn, la katalunan, kastilian, portugalan kaj esperanton. Ĉi tiuj altranguloj, analizis la verkon kaj la vivon de nia elstara samideano de Seabra. La filozofio de nia samideano estas: «La multaj Patrioj», por li, patrio estas la homo kaj liaj libroj. Ĉiuj reliefis la laboron de s-ano Seabra por la kataluna lingvo. Li verkis kaj tradukis librojn – kies alteco – (li diris) se ni metus unu sur la alian estus je tri metroj.
Manuel de Seabra estis en aliaj epokoj migranta birdo, kiu konis multajn kulturojn kaj realigis la plej diversajn metiojn. Posedanto de multaj literaturaj premioj, ŝajnas ke li finfine decidis restadi en Barcelono, urbo al kiu li jam venis en la jaro 1954.
Tiuj spertaj katedraj profesoroj analizis la verkadon de nia samideano de Seabra, kiel elementon necesan por koni la diversajn konceptojn de la vivo kaj la homan penson. Ili miris pri lia persistemo en la laboro kaj ĉiuj rimarkis la ŝuldon, kiun havas la kataluna kulturo al tiu, kiu antaŭ multaj jaroj venis de Lisbono al Barcelono alvokita de esperantisto. Sed neniu forgesis en ĉi tiu omaĝo reliefigi la taskon de lia edzino Vimala Devi, ŝi mem poetino kaj pentristino, kaj eĉ nia samideano konfesis, ke danke al helpo de sia edzino li povis realigi la omaĝatan taskon.
La Direktoro de la Internacia Muzeo de Esperanto de Vieno, kiu prelegis en Esperanto, kaj kiu estas la eldonisto de la Esperanta verkaro de Seabra, bone diskonigis la laboron de la omaĝato en la Esperanta tereno. Li profitis la okazon por informi al neesperantistoj, pri la rolo kaj celo de la esperanto-movado.
Resume belegà vespero, kiun ni ĝuis en tiu Kolegio, kie tiuj altranguloj de la kulturo alte taksis nian Esperanton. AMIKO MANUEL DE SEABRA, GRATULOJN
LUIS SERRANO PÉREZ
+ + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + +
» En Hungario Esperanto estas agnoskata kiel viva lingvo, kaj mezgrada ŝtata lingvo-ekzameno estas same valora kiel tiu pri la angla, germana aŭ aliaj lingvoj. (La ŝtata lingvoekzameno valoras pluspoentojn, ĉe la universitata akcepta ekzameno, kaj estas kondiĉo por ricevi universitatan diplomon»
«EVENTOJ»
KAE-Informilo — 11 —
FESTO ZAMENHOF 1997
Kvankam ĝi estis anoncita en Terrassa pro diversaj teknikaj kaŭzoj niaj KAE-anoj de Terrassa ne povis ĝin organizi, kaj fine ĝi okazis en Sabadell, la 14-an de decembro.
Ne estis antaŭviditaj grandaj ceremonioj. Unue je la dekdua, 49 gesamideanoj kolektiĝis apud la monumento al Zamenhof, la monumento plej alta en la mondo laŭ la libro «Monumente pri Esperanto». Estis bona okazo por reciprokra salutado, inter gesamideanoj, kiuj dum monatoj ne sin renkontis. Eble oni devas aldoni, ka la suno bone brilis, ne okazis, kiel dum la du lastaj jaroj, en kiuj la pluvo senĉese akompanis nin.
Ni metis florbukedon, apud la monumento kaj sekve vi jam povas imagi, ki okazis, alvenis la vico de la fotantoj, kiuj eternigis parton de la Zamenhof-festo. La monumento al Zamenhof troviĝas en la mem «Ronda Zamenhof», kio donas pli gravan reliefon al nia iniciato. Krome en la mem strato, unu el la plej belaj de Sabadell ankaŭ troviĝas kelkaj butikoj, kies komerca nomo estas «Zamenhof».
De tie ni translokiĝis al strateto «Lluis Mimó» la granda esperantologo de Sabadell. Ankaŭ ni honorigis lin per alia florbukedo kaj la fotantoj denove uzis siajn kamerojn. Ni restis tie babilante dum kelka tempo, ĝis kiam alvenis la horo por viziti la restoracion, kie ni okazigis nian fratecan kunmanĝadon.
Je la fino de la kunmanĝado la Prezidanto de KAE, s-ano Josep Mª Galofré, nin surprizis anoncante omaĝon al du elstaraj samideanoj, nome, Giordano Moya Escayola kaj Vinçent Hernández Llusera. Oni transdonis al ili belan plakon, sur kiu estis legebla teksto aludanta la laboron Esperantan de niaj veteranaj samideanoj, verdire ankaŭ al ili estis transdonita ekzemplero de la libro «Ekstremoj» kaj al iliaj edzinoj belegan floro-kesteton. Niaj du laboremaj samideanoj stas sufiĉe konataj en la Katalanujo kaj en la tuta hispana Esperanto-movado. S-ro Giordano Moya en sia paroladeto tre insistis pri la rolo de Esperanto, kiu laŭ li, pli ol la lingvo mem, estas la paca mesaĝo kiun kunportas nia movado, kaj li promesis labori ĝis la lasta momento de sia vivo. Nia s-ano Vicente Hernandez, li reliefigis sian laboron por Esperanto precipe en tiu tikla tereno, por ke nia lingvo estu respektata laŭ ĝia fundamento, por ke ĝi ne displitiĝu en dialektojn. Momente nia s-ano Vicente Hernández faras paŭzon en la laboro por Esperanto, laŭ kuracista konsilo, sed baldaŭ li revenos al sia fervora agado por nia kara lingvo.
Oni tostis per ĉampano-pokalo cele al plej granda disvastigo de nia Esperanto, kun la espero, ke pli frue aŭ malfrue la Esperanta idealo atingus sian venkon.
La feston ĉeestis, krom de la Sabadell-anoj, aliaj kolegoj venintaj el Barcelono, Terrassa, L’ Hospitalet, Cornellà, Castelldefels… Entute belega festo, kie samideanece kaj en la plej granda harmonio, ni rememoris la verkon de nia kara Zamenhof, kaj kun la rutinaj deziroj de sanon kaj feliĉon ni adiaŭis nin reciproke ĝis la venonta jaro, en alia urbo de Katalunujo.
LUIS SERRANO PÉREZ
2a època, núm. 22, abril-juny de 1998

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 22, abril-juny de 1998.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 55,3,99,33] Kapemblemo de KAE en verda kadro: grandaj literoj «K», «A», «E» kun kvinpintaj steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», dekstre malsupre «Katalunujo», vertikale ĉe la maldekstra rando la subskribo «Kintana».
Nº 22 – Dua epoko. Dekdua aperjaro Aprilo/Junio 1998
********************************************************
RESUMO DE LA ĜENERALA ASEMBLEO DE K.A.E. 1998
La 25-an de januaro 1998 havis lokon en Sabadell, la reglamenta jara Asembleo de K.A.E. En ĝi oni informis la ĉeestantojn pri la aktivecoj de la Asocio, kaj kiujn oni resumas jene:
Kursoj de Esperanto, parola kaj per korespondado. Pri la babiladoj. Ekonomia situacio. Tuj sekve oni eksponis ideojn, sugestojn kaj projektojn cele realigotaj dum 1998. Ankaŭ estis aprobita altigo de la kotizo, kies prezo estos 1000 pesetoj jare, sed aplikota ekde 1999. Pri la familia kotizo, ankaŭ estis modifo, ekde la venonta jaro; la familia kotizo (geedzoj) estos 1500 ptoj. Kaj ĉiu membro de la mem familio pagos nur 500 pesetojn.
Oni aprobis partan renovigon de la estraro, kiu ekde nun restas tiel:
Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo
Vicprezidanto: Santiago Torné Grau
Sekretario: Giordano Moya Escayola
Vicsekretario: Pere Miquel Pujol
Kasisto: Juan Blasco Barcons
Kontisto: Ernest Roca Genescá
Redaktistoj KAE-Informilo: Luis Serrano Pèrez kaj Santiago Torné Grau
Voĉdonanto Martí Guerrero Cots
Voĉdonanto Savador Aragaj Galbany
Lokaj delegitoj
Sabadell: Ramón Manau Torres
Terrassa: Giordano Moya Escayola
El Vendrell: Oscar Otero
Ciutat Badia: Antonio Quintana Moreno
Barcelono. (propagando) Joan Solé Pujol
Prezidanto, J.Mª Galofré Domingo
— imatge 2 —
INTERVJUO AL MARITZA GUTIERRÉZ GONZALEZ
Parolistino de Radio Havana (Kubo) Fako: Esperanto.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Ĉu vi povas mem prezenti vin ?
Evidente kaj plezure ! Mia nomo estas Maritza kaj mi lernis Esperanton en 1979, estante universitata studantino pri Ekonomio. Ekde tiam mi ellernis la lingvon kaj iom post iom mi konatiĝis kun tre speciala etoso de kiu mi neniam apartiĝis en mia vivo. Mi estas do, membro-fondinto de Kuba Esperanto-Asocio kaj de 1994 ĝia ĝenerala sekretariino, krome mi profesie laboras kiel redaktorino de la Esperanto-fako de Radio Havana, Kubo, kiu en septembro 1988 komencis disaŭdigi 30-minutan programon al tuta Ameriko kaj Karibio ( 25 m 11760 KHZ je 15:00 horo UTC) kaj al Eŭropo ( 21 m 13715 KHZ je 19,30 UTC kaj 22:00 horo UTC). Jen konciza prezentiĝo !
Ĉu eblas iel bildigi la staton de la Esperanto-movado en Kubo ?
Mi devas diri, ke jam pasis 18 jaroj da senĉesa laboro, kiu dekomence okazigis eksplodon da interesitoj, poste venis pli da spertiĝo niaflanke, ĉar endas diri, ke nia movado estis kaj estas esence juna. Survoje ni kreis kaj perfektigis niajn statutojn kaj regularon, tial ke nunatempe ni estas pli bone organizitaj, ni rekte zorgas laŭfake, organizon, instruadon, informadon, kulturon, publikajn kaj internaciajn rilatojn, financojn kaj sciencon kaj teknikon. Por ĉiu fako ekzistas estrarano nacie kaj laŭ regiono ekzistas konvena homologo. Ni havas grupojn, normalajn filiojn provincaj aŭ municipaj kiuj laŭteritorie okupiĝas pri ĉio. Nunatempe la membraro estas proksimume 875, kalkulante nur tiujn kotizintajn la unuan semestron de la nuna jaro. La Asocio eldonas trimonatan bultenon kies nomo estas AVANCO kaj aliajn informilojn kiel NOKTUO, ĉiumonate, kaj UNIVERSO hispanlingve, ĉefe por ekstrasociaj institucioj. Resume, la asocio bone fartas kaj malgraŭ la konataj ekonomiaj problemoj enlande, oni sukcesas vigligi la laboron, organizi renkontiĝojn, instrui en lernejoj kaj oferti diversajn servojn al la membraro.
Rilate al planoj por la estonteco?
Nu, planoj ĉiam troas kaj ni klopodas plenumi kiel eble multajn. Kiel vi vidas mi prenis parton en la Eŭropa Kongreso de Valencio kaj nia prezidanto en la UK-o en Aŭstralio. Do, ĉiu jaro KEA klopodas aktive ĉeesti la gravajn eventojn ekster la insulo, ĉar tio konsistigas por ni grandan motoron, kiu renovigas fortojn kaj firmigas en ni la volon pli kaj pli aparteni al la tutmonda Esperanto-movado. Aliflanke, ni daŭrigas nian laboron por plibonigi niajn kutimajn agojn, organizi multe pli nian membro-kontrolon, bibliotekon kaj stabile
— imatge 2 —
eldoni nian organon laŭ la cirkonstancoj. Tre grava tasko estas du naciaj renkontiĝoj, esence kulturaj okazontaj en septembro kaj decembro en la centro kaj oriento de la lando respektive. En novembro 1998 ni okazigos kulturan Esperanto-Festivalon de la 20-22, kaj en tiu evento espereble prenos parton esperantistoj el aliaj landoj, do, mi profitas la okazon inviti la legantojn vojaĝi al Kubo, ĉar krom la evento ni aldonos turismajn servojn. Fakte, planoj tre abundas kaj ni klopodos ilin realigi malgraŭ ĉiuj eblaj obstakloj.
Ĉu io aldonenda ?
Nur danki al ĉiuj hispanaj esperantistoj, kiuj tiom afable gastigis min pro tio, ke mi devis resti en Hispanio eksterplane. Mi havis la unikan ŝancon konatiĝi kun eksterordinaraj geamikoj, solidaraj kaj sindonemaj gesamideanoj. Mi speciale dankas al geedzoj Hernández-Massana el Sant Pau d’Ordal, kiuj kreis kaj subtenas grandiozan muzeon de Esperanto, same al Luis Serrano kaj Maria, kiuj elkore kaj afable gastigis min en Sabadell; kaj aparte kortuŝis min geamikoj Josep Serrano kaj Andrea el Tarragona, kies tenero kaj gastamo konvinkis min ankoraŭ pli, ke Esperanto estas la plej bona sperto de mi travivita. Al ĉiuj elkoran dankon!
Intervjuis : Luis Serrano Pèrez
Noto de la Redakcio: Ĉi tiu intervjuo jam estis preta en aŭtuno pasintjare, sed pro teknikaj kialoj ne estis eble ĝia publikigo.
********************************************************
RONDA TABLO PRI ESPERANTO
En la prestiĝa kaj tradicia centro de intelektuloj «Ateneu Barcelonès» en strato Canuda de Barcelono, la 22-an de januaro okazis Ronda Tablo pri «Esperanto kaj la nuna Babela Turo»
Enkondukis la paroladon la filozofia profesoro Bernat Castany, kiu pritraktis la evoluojn de lingvoj kaj socian valoron de Esperanto. Sekvis la kasisto de Kataluna Esperanto-Asocio, s-ro Llibert Puig, pri «Esperanto ilo de Kulturo». Li montris la verkon, Kataluna Antologio eldonita en la jaro 1925 kaj elstarigante la valoron de Esperanto por disvastigi al la tuta mondo la literaturon de malgrandaj etnioj. Poste parolis Martí Guerrero, gvidanto de E-kursoj en la Fervojista Klubo kaj en l’Hospitalet de Llobregat, parolante pri la «Nuna nivelo de Esperanto en la Mondo». Sekve s-ro Narcís Fluvià, Bibliotekisto, pri «La evoluo kaj historio de Esperanto en Katalunujo». Por la junularo parolis Francesc Belmonte, Licenciato en Geografio kaj Historio, kiu detalis la laboron de TEJO (Tutmonda Esperanto Junulara Organizo) kaj pri la laboro de Junulara Organizo de Katalunujo. Fine je la Ronda Tablo parolis la verkisto kaj teatra artisto Ricard S.Guell pri sia Esperanta vivo.
Sekvis interesaj demandoj de la publiko, sed bedaŭrinde pro tempomanko ne multe daŭris la kolokvo.
M.G.
— imatge 3 —
Lingva Angulo De VALE
L A M O D O
La MODO signas sintenon de la parolanto ĉe la verba ago, jen ĉi tiu estu rigardata kiel objektiva realo: INDIKATIVO, jen kiel fikcio aŭ fantazio: en niaj okcidentaj lingvoj: SUBJUNKTIVO. (Same al «subjunkcivo» kiu unuigas subpropozicion al ties ĉefpropozicio), subjunktivo signifas substaranton, servanton aŭ dependanton, ĉar ĝi kutimas funkcii en subpropozicioj, kaj ordinare dependas de l’ ĉefverbo. Do, ĉe la fakto ke en E-o ekzistas nenia subjuntivo, kiel traduki ĝin?
En E-o uzu VOLITIVON:
A.- Ĉe ĉiuj celpropozicioj: t.e.ĉiam post esprimo: «ke» aŭ «por ke»
Ekz:
…ke la lingvo estu eksterordinare facila…(20).
…de ĉiuj flankoj venas postuloj, ke mi…eldonu ian libron en la I.L. (22).
…celon ni ĉiuj havas unu kaj klaran: ke la nombro de l’amikoj konstante kresku… (37).
…kiom da tempo kaj laboro estas perdata por (tio)ke la produktoj de unu literaturo estu aligitaj al ĉiuj aliaj literaturoj… (18).
…kaj por ke mia afero venu al dezirinda celo…(24).
…sed por ke la lingvo povu fariĝi de nun tute sendependa… (32).
…por ke ĉiu povu scii pri ĉiu nove eldonata verko… (39).
Nia Hispana Akademio diferencigas:
1 – B.- Dezirema subjunktivo: Enhavas frazojn dezirajn kaj necesajn.
1.- Ĉe subjektiva neceso:
DEZIRO: estus dezirate ke instruita societo donu al la lingvo ĝian finan formon. (29).
NECESO: estas necese ke la mondo diru sian juĝon… (24).
…estas necese ke ekzistu iaj modeloj, gvidaj por ĉiuj…(42).
ORDONO: kaj ĉiu amiko de l’ lingvo faru ankaŭ, kion li povas.
Ni laboru kaj esperu! (40).
PETO… mi devas peti la leganton ke li formetu…, tiun ĉi antaŭjuĝon…(17).
…mi petas la eldonantojn ke ili presu ĉiam la plej novan nomaron.(39).
OPONO: ili tute ne oponis, ke li partoprenu en la soleno. (B) (P.I.V.).
VOLO: mi volas ke oni min helpu forigi la erarojn…(26).
… mi volus, ke la mondo kreu mem sian decidon en la afero…(25).
2.- Ĉe objektiva bezono: Ne personaj esprimoj:
Ekz.
Endas ke la libereco regu ĉe niaj rilatoj.
— imatge 3 —
Kovenas ke ni estu preparitaj.
Ne decas ke vi disputu kun via patro.
En E-o uzu INDIKATIVON.
- En subpropozicio kiam la ĉefverbo venas en volitivo:
Ne: Kaj Dio volu, ke jam morgaŭ mi povu paroli (117,IH).
Sed: Kaj Dio volu, ke jam morgaŭ mi povos paroli.
-Post esprimoj «malgraŭ ke», «antaŭ ol»:
Ekz:…malgraŭ tio ke ni serĉas, en aliaj, kompanion…
…se la falanto ne mortas malgraŭ tio, ke li restos lama aŭ kripla…
…la lingvo E-o malgraŭ sia absoluta reguleco penis, kiom nur eble, konservi la ne-ŝanĝintan formon de la vorto (96).
Antaŭ ol mi transiros al klarigo de tio…(21).
2.-C.-Kondicionala subjunktivo: Enhavas frazojn eblajn aŭ dubajn.
Ĉe EBLO… ĉar oni eble povus trovi en (miaj Respondoj) ian utilan konsilon… ne malutilos se ili estos reeldonitaj. (50).
Eblas ke hodiaŭ multe (pluvos)…
Probable ni promenos tiun vesperon…
Ĉe DUBO:
Neniu dubos ke konstanta regulo estas mil fojojn pli bona (PIV).
Mi forte dubas ĉu iu serioze konsilus solvi la aferon alie. (PIV).
Neniu dubos, ke alie la lingvo tute ne povis esti farita…(88)
Ĉe NE-SCIO, IGNORO, KAJ NEGATIVAJ FRAZOJ:
Mi ne scias ĉu li hodiaŭ venos.
Mi ne diris, ke mia najbaro estas laborema.
Ŝi ne diris, ke vi estas ĝentila (57,I).
Ĉe TIMO:
Mi timas ke oni nin aŭskultas. (6,GD).
Multaj kredeble timos ke,… la lingvo baldaŭ disfalos en multaj diversaj lingvoj. (34).
Ĉar la amaso timos, ke vi postulas de ĝi ian oferon (40).
Sed mi timis ke nenio povos esti perfekta…(70).
…vi tute vane timas, ke mi jam havas la intencon fari rompojn…(72).
Sed kiam ekvivalas al «por ke» uzu volitivon:
Mi timas (por) ke li rakontu al iu ke li vidis min elirantan el tie (6,GD).
Timante (por) ke la afero ne rompiĝu en la mezo, mi decidis rapidigi…(74).
Ĉe EMOCIO: Mi bedaŭros ke vi ne ĉeestos al mia festo.
Ĉe KONDICO:
Se iu eĉ skribis al mi kelkajn leterojn,… mi ne povas lin nomi internaciisto. (29).
(DAŬRIGOTA EN VENONTA KAE- Informilo)
— imatge 4 —
NI ĈIU REFORMU ESPERANTON!
= = = = = = = = = = = = = = = =
Ĉiu bona Esperantisto povus plibonigi Esperanton. Eble vi ne ŝatas la ortografion kaj volas aboli la ĉapelitan literon (ĉar la ŝanĝo estus pli logika). Mi ne ŝatas la akuzativon kaj deziras anstataŭigi la akuzativan kazon per prepozicioj. Alia homo ne ŝatas la malvortojn kaj ankaŭ deziras pligrandigi la nombron de prepozicioj. Plua homo deziras aboli la akordon inter adjektivoj kaj substantivoj. Bone – ni ĉiuj faru niajn plibonigaĵojn, kaj kompreneble poste ni devas instrui nian plibonigitan Esperanton al niaj studantoj. Kial ne? – ni estas liberaj homoj kaj havas niajn rajtojn.
Tamen, viaj studentoj ankaŭ havas rajtojn, inklude la rajton fari laŭ via ekzemplo. Do, ne ĉagreniĝu kiam unu el viaj studentoj decidas ŝanĝi la pluralan substantivan finaĵon de «-oj» ĝis «-i» kaj la infinitivan finaĵon de «-i» ĝis «-ar» (ĉar la ŝanĝoj estus pli logikaj). Eble alia el viaj studentoj (sendube virino) deziros renversigi la seksismon en Esperanto tiel ke viaj gepatroj fariĝas gematroj kun matro kaj matriĉo, geknaboj fariĝas gepueloj kun puelo kaj pueliĉo, k.t.p.
Sendube viaj studantoj ankaŭ instruos la plibonigitan Esperanton al siaj disĉiploj, kiuj plue faros utilajn ŝanĝojn (ĉar ili estus pli logikaj). Tute ne gravos, ke iom post iom la diversaj dialektoj fariĝos reciprokre nekompreneblaj, ĉar en la fino ĉiu homo en la tuta mondo povos paroli sian propran kaj tutan perfektan «Esperanton».
el «INTER NI» STEVENS NORVELL
********************************************************
DANKE RECIVITAJ LA JENAJ MONDONACOJ:
J. Ivern, 1.200ptoj. J. Blasco, 200. J.Mª Bernabeu, 1.200. C. de Mosteyrin, 200. M. Aguado, 5.200. J. Bielsa, 200. D. Sanĉhez, 200. Vincent Caudet, 100 francaj frankoj. P. Miquel, 1.200. C. Llapart 6200.
KORAN DANKON al ĉiuj!
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
NEKROLOGOJ
La pasintan 17-an de januaro forpasis Vicente Tarin Tarin, je la aĝo 91 jaroj, patro de nia kunlaboranto Julio Tarin Cortés. Nian plej sinceran kondolencon al nia s-ano Julio kaj ceteraj gefamilianoj.
——————-
La 12-an de januaro mortis s-ino Victoria Altesé Lamagna, kiam ŝi aĝis 72 jarojn. Membro de nia grupo, ŝi ofte ĉeestis multajn de niaj aranĝoj. Ankaŭ niajn sincerajn kondolencojn, unue al ŝia filo Antonio Royo Altesé kaj al nia karaj Magdalena kaj Vicenç Hernández de kiuj ŝi estis bofratino.
— imatge 4 —
LA INFORMILO informas…
Niaj kolegoj de Valencio, aĉetis sian propran sidejon. Do, ekde nun ilia adreso estas : Valencia Esperanto-Federacio, Avenida Peris y Valero 96, 3ª,5. 46006-VALENCIA. Tel. (96) 3744399. a-casquero@redestb.es.
Nu, nian plej sinceran gratulon.
——————-
La nova adreso de Madrida Esperanto-Liceo estas : San Alejandro 6, 4ºB – ext. 2805 – MADRID.
——————-
Kara samideno, ĉu vi hezitas kien iri pasigi la semajnfinon kaj aliajn staĝojn, nu ni konsilas vin skribi al jena adreso, de kie vi ricevos ampleksajn informojn. Kultura Centro Esperantista. str. Postier 311 Poŝfako 311. CH-2301 La Chaux-de Fonds. Svisujo.
——————-
Alvenis al nia redaktejo la Speciala Dosiero Vinilkosmo-Komil Volumo 2, kun tekstoj en Esperanto, franca, angla, hispana kaj germana lingvoj, ĝi enhavas informojn pri 18 muzik-grupoj, kiuj kutime kantas en Esperanto.
Ankaŭ ni ricevis la revuon ROK-gazet’. Por aĉeti ambaŭ eldonaĵoj skribu al : EŬROKKA Esperanto – Rok – Asocio FR- 31450 DONNEVILLE. (Francujo)
——————-
Internacia Esperanto-Konferenco en Triestre. Italio. 18-24 julio 1998.
Kultura heredaĵo de Romo. Prelegaj debatoj, debato kaj voĉdonado por OSIEK-premio. Tritaga postkonferenca turismo. Pliajn informojn vi ricevos de Elda Doerfler. Triestra Esperanto-Asocio. C.P. 601. IT-3440763128. Italio.
——————-
«MILLE ET UNE LANGUES» aŭ KoToPo!
Niaj kolegoj intencas starigi internacian kulturan ejon…dediĉita al Esperanto. El inter aliaj projektoj ili celas la malfermon de trinkejo, (en kiu oni parolos MIL LINGVOJN KAJ UNU PLIAN ESPERANTON) el kiu oni eltiros kontentigajn profitojn, ĉar ĝi troviĝas apud la staciodomo. Sed al niaj kolegoj mankas mono kaj petas vian, nian helpon !
Jes, mi sciigas vin ke tiu moderna Esperanto-sidejo troviĝas en LYON (Francio) 14, rue Leynaud. FR- 69001 LYON. SAMIDEANO INVESTU TIE VIAN MONON!
——————-
Fine vi ne forgesu, ke la nunajara Hispana Esperanto-Kongreso okazos en la kastilia urbo Valladolid, de la unua ĝis la tria de majo. Prezo de la aliĝo estas 3.500 pesetoj kaj 3000 pesetoj por via kunul-in-o. Ne prokrastu vian aliĝon. Kaj pri informoj kaj aliĝoj kaj aliaj kialoj vi skribu al Hispana Esperanto-Federacio, Apartado Postal 119 47080 VALLADOLID.
Jes, vi poste povas iri al Montpelier, sed unue vi venu al nia Kongreso en Valladolid. Se vi telefonas al Hispana Esperanto-Federacio (91) 4468079 aŭ al elektronika poŝto admin@esperanto-es.org la respondo venos pli frue.
— imatge 1 —
Depósito Legal B-42645-92
Edita Asociació Cultural Esperantista
Eldonas Kultura Asocio Esperantista
Prezidanto. Josep Mª Galofré Domingo
Redaktistoj: Luis Serrano Pérez, Santiago Torné i Grau
Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32, ES-08202 Sabadell. Hispanujo
Tel. (93) 7275021. Faksilo (93) 7836511. jserrano@doc6.es
Oficiala sidejo de KAE, Montseny, 5, 1-er ES-08208 Sabadell. Hispanujo
Delegacio en Terrassa. C.Civic M. Roig. C/ Sant Tomàs, 2. ES-08222 Terrassa.
Kiel pagi: per poŝta ĝiro al Santiago Torné. C/ Roca 22, 3-er,1ª, 08208 Sabadell aŭ «La Caixa», konto 21000461960200045498
Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
——————-
Esperanto atingos sian celon?, eble, aŭ, ĉu estos la lasta ŝanco por Esperanto? Tiuj demandoj frapis niajn mensojn, sed… la plej elstaraj politikistoj ene de la EU-instancoj jam diris, ke ne ekzistas lingvaj problemoj (kvankam tiea ruza tradukisto kreis Eŭropanto-n) por traduki la «paperojn» en la restantajn lingvojn jam laboros la tradukistoj. Do, por nia kara kaj centjara lingvo Esperanto, eble ni devos ankoraŭ atendi iomete pli.
La temo de nia babilado en Sant Cugat del Vallés estis «La tutmondigo». Kiel kutime aperis malsamaj opinioj pri la konvena interpreto de tiu kunmetita vorto. Oni diris, ke eble planediĝo aŭ terglobiĝo estus pli adekvataj vortoj; alia samideano diris, ke la vorto mondo celas la universon. Alia diris, ke kiam Kolombo malkovris Amerikon la koncepto de globuso pri nia planedo Tero ankoraŭ ne ekzistis. Sed póst diversaj kaj longaj diskutadoj, oni konkludis ke tutmondigo estas pensomaniero pri ekonomio aŭ por kulturaj aferoj. Kompleta informado de nia kunordiganto memorigis nin, ke la afero estas tre grava en la nuna momento, kiam ŝtato, ekz. Usono laboras cele al la nomata «unika penso», kiu kompreneble aldirektas nin al unusola merkato, kompreneble al «sia » merkato, por atingi favoran momenton en kiu ĝiaj entreprenoj, grandaparte, regos la homaron. Pri tio oni devas nur memori la faman informatikan entreprenon de Billy Gates, kiu eĉ kurage defiis al sialanda Senato, kiel pruvo de sia nunatempa povo. Pri tiu sama ideo, tio estas «la unika penso» en la franca ĵurnalo «Le Monde Diplomatique» oni legis opinion de la gerilano «komandanto Marcos», el Chiapas.
La precipa temo iomete malaperis kaj denove kaj kiel kutime, oni rememoris, ke por ni la unua problemo estas la unuigo de la nunaj Esperantoj-grupetoj kaj la varbado de junaj membroj. Memoru, ke nia D-ro Zamenhof jam kontribuis al la tutmondigo, almenaŭ kulture, per la lingvo Esperanto.
Fine ni devas danki denove al gesamideanoj, Martí Guerrero, Carme LLapart kaj Trini Garcia pro ili afableco, kio ebligis al ni organizi la babiladojn supre menciitaj.
Santiago Torné
— imatge 5 —
KAE-Informilo – 8 –
NEKROLOGO
La 26-an de oktobro 1997, forpasis 91-jara, en Minden (Germanujo), la eminenta profesoro Rikardo Ŝulco, poeto, tradukisto, verkisto kaj korifeo de la t.n. «Analiza Skolo», iniciatita de la gramatikisto Luiso Mimó Espinalt, nia bedaŭrata KAE-ano el Sabadell (Katalunujo).
Al lia familio, nian plej korsentan kondolencon.
****************************************
KORESPONDADO
Pri ĉiuj temoj deziras korespondi s-ano. Sergej Turko. Pr. 40 Hod Peramohi 50 – 140. BY- 230026 GRODNA. Bjelorusio.
****************************************
KORESPONDA ESPERANTO-KURSO DULINGVE UZEBLA
Tiu ĉi 16-leciona Esperanto-kurso, kies ekzemplojn la gelernantoj povas indiferente traduki en la Kastilian aŭ la Katalunan lingvojn, kostas nur 4.000 pesetojn, en kiu prezo estas inkludite dudirekta vortareto Esperanto-nacialingva, kun oportuna gramatiko, plus perioda ricevado de la bulteno «KAE-Informilo, enhavanta taŭgan tekstaron por plej efikaj lernado kaj samatempa praktikado de la lingvo. Krome, ankaŭ per tiu unika prezo, estas senpage liverata fonetika kasedo, en kiu belastile parolas, en imitinda Esperanto, la kompetenta esperantisto, profesoro Milan Sudec.
Ĉiuj mendoj, faritaj de geinteresataj dezirantaj enskribi sin en tiun favoraprezon kurson, estas traktataj nur post ilia koncerna antaŭpago, kiun volu efektivigi, prefere per poŝta ĝiro, al la redakcia adreso de «KAE-Informilo».
Nur por ne malŝpari afrankon, – nun tre multekosta-, bonvolu sciigi nin, ĉu vi vere interesiĝas pri nia Informilo. Sufiĉas ekzemple poŝtkarto » mi volas ricevis Informilon», kun legebla adreso. Do skribu tuj, se vi deziras ricevi la venontan eldonon.
BARCELONA RENDEVUEJO
Karaj gesamideanoj, se vi loĝas en Barcelono aŭ venas al ĉi tiu urbo, ne forgesu, ke en Kafejo «INTERNET» Gran Via 656, ĉiun mekredon, de la 10-a horo ĝis la 11-a horo, kunvenas rondo de geesperantistoj, kies nura celo estas ĝui samideanajn konversaciojn pri la plej diversaj temoj. Informojn; Tel. 7275021
KAE-Informilo – 9 –
NOVELKONKURSO por VIRINOJ
temo : «Destinoj de virino»
Partoprenantoj : virinoj el ĉirkaŭ la Mediteranea maro, kiuj neniam estis eldonitaj.
Lingvo: iu ajn, elektita de la verkinto.
Novelo: estu 5-10 paĝa, verkita de unu virino aŭ grupo de virinoj.
LIMDATO: sendu tri ekzemplerojn ĝis la 30-a de novembro 1998 al Forum Femmes Mediterranée. 24 rue Montgrand. FR-13006 MARSEILLE.
ORGANIZANTOJ: Forum Femmes Méditerranée ( Francio), CREDIF (Tunizio) BAT SHALOM (Isrealo), AI-TUFULA (palestinaj virinoj, Nazareth Israelo) Asocio de Virinoj por la Paco (Italio)
Renée Triolle (UEA)
****************************************
«LA GAZETO»
CELOJ KAJ RIMEDOJ
LA GAZETO estas mondkultura revuo sendependa ne nur de politikaj, ŝtataj, religiaj kaj alitipaj organizaĵoj, sed ankaŭ de ĉiaj skoloj kaj grupetoj naciaj kaj internaciaj. Ĝia celo estas alporti al esperantlingvanoj kiel eble plej fidindaj informojn malpropagandajn pri ĉiuj fundamentaj aspektoj de civilizacioj, civilizoj kaj kulturoj estantaj kaj estintaj, kiuj iel gravas al la esperanta mondkoncepto.
Por realigi tiun grandiozan projekton ĝi disponas de malgrandaj rimedoj. Ĝi konsistas el 32 paĝaj kajeroj, sed tiuj ĉi kajeretoj akurate aperadas jam de 12 jaroj.
Eldonas ilin la Esperanto-Klubo de MEZT, direktoras la revuon Madeleine de Zilah, redaktas, kunredaktas, enpaĝigas, enretigas, disdonas kaj prizorgas ĝin teamo kies kerno estas en vilaĝeto nordfrancia kaj la pulpo disŝutita en Ameriko, Azio kaj Eŭropo.
La kutimaj rubrikoj de «La Gazeto» estas. Vortoj de la redaktoro. Leteroj. Nia vivo. Nia tribo. Ni legis. Nia lingvo. Ili diris. Ludoj.. Ni ridetu. Rakontoj….
La abonado povas komenciĝi en kiu ajn dato de la jaro. Ĝia prezo estas; 4.500 pesetoj (SES EKZEMPLEROJ).
Peranto por Hispanujo : Luis Serrano Pérez. Font Nova 32. 08202 Sabadell (Hispanujo)
Kiel pagi: per poŝta ĝiro aŭ al konto de «Caja Postal» 28-13,014.606. Se vi pagas al ĉi tiu konto, vi evitos sendokostojn, sed avertu min, ĉar «Caja Postal» ne informas pri la pagintoj.
— imatge 6 —
KAE-Informilo – 10 –
«SESA ESPERANTO-SEMAJNO, DE LA KULTURO KAJ TURISMO»
(sub la aŭspicioj de Hispana Esperanto-Muzeo)
Okazonta en CALAFELL (strando) (Tarragona) Katalunujo-Hispanujo.
DE LA 3 ĜIS AL 10 DE OKTOBRO 1998 [?]
Nia «Semajnejo» estos la hotelo, «SOLIMAR» str. Vilamar Nº 79 En la hotelo, kiu troviĝas 50 metrojn fronte de la strando, estas ĉiuj modernaj komfortaĵoj: televido en ĉiu ĉambro, telefono, banĉambro, ampleksaj terasoj, amuzejoj, trinkejo.
Pliajn informojn vi povas peti al:Hispana Fervojista Esperantista Asocio. Apartado 15027. 08080 BARCELONA (Hispanujo) Tel.(93) 7275021.
Pasintjare samideanoj sin proponis por prelegi, sed ilin sin anoncis malfrue kaj ni ne povis ilin enprogramigi. Karaj gesamideanoj, se vi emas prelegi volu vin anonci kiel eble plej frue. Sciigu al ni la temon, elektu tagon kaj horon.
Mi…………………………………… deziras prelegi pri la temo……………………..
SESA INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO
(sub la aŭspicioj de Hispana Esperanto-Muzeo)
Aliĝkondiĉoj
Restado kun kompleta pensiono en hotelo «SOLIMAR»**
Aliĝo al la «semajno» 3.500 pesetoj. Gejunuloj ĝis 20 jaroj senpage. Ĉambro dulita. 4.200 pesetoj. Ĉambro unulita. 5.000 pesetoj.
Mi sendas kiel aliĝon………. pesetojn,por restado en hotelo dum………. tagoj………. pesetojn, entute…….pesetojn, aŭ kiel anticipon……….pesetojn Nomo kaj familia nomoj ……………………………. Tel………. Kompleta adreso ______________________________
Volu pagi al jena konto:»Caixa de Pensions» Nº 2100-3028-25-2200290294 Au per poŝta ĝiro al «Internacia Esperanto-Semajno» Font Nova 32. 08202 SABADELL
KAE-Informilo 11
LA INFORMILO recenzas…
Nia fervora entuziasmo ne malfortiĝas kaj niaj monataj babiladoj daŭre sukcesas. La tri lastaj, tiuj okazintaj en l’ Hospitalet, kiun aranĝis la amiko Marti Guerrero en «Aula de Cultura Sant Josep». En Figueres nia samideanino Carme Llapart en la «Museu de l´Empordá» kaj en Sant Cugat del Vallés, En «Domo de la Kulturo», s-anino Trini Garcia, estis ĉeestataj mezanombre de tridek gesamideanoj. Tio jes, en ĉiuj regis la «diktatoreca» regulo, ke la nura lingvo uzata estu Esperanto.
La nura legado de la temoj proponitaj kaj ilia disvolviĝo jam evidentigas la gravecon de tiuj babiladoj. Ni komencu per la temo pritraktita en l’ Hospitalet: La Patrio». Post la demando, kio estas la Patrio ?, oni aŭdis la plej diversajn difinojn. Ekzemple: Patrio estas la loko kie oni loĝas kaj gajnas la propran subtenon. Por aliaj, estas «nur sia lingvo» aŭ «tiu loko, kie la patrino naskis nin» aŭ » krom la loko kie oni naskiĝis, Patrio estas la familio, la tradicio, la tero, la rememoroj aŭ la lingvo». Oni menciis Rimbaud-n, kiu skribis » ke sia infanaĝo estas la Patrio».
Sekvis diversaj demandoj: Kial oni instruas al ni pri la Patrio, se neniu elektis sian naskiĝolokon? Ĉu la laboristoj havas Patrion ?, Ĉu la nova Eŭropo estos la Eŭropo de la Patrioj aŭ de la civitanoj ? Tiuj demandoj ricevis la plej diversajn respondojn. Sed meze de la debato aperis la vorto «rasismo» kaj eksplodis la polemiko. Oni diris, ke tiu kiu parolas pri rasismo estas rasisto, ke rasismo estas vorto kreita de blankuloj nur por altrudi sian superecon, al aliaj homoj de haŭtkoloro malsimila, ke biologie parolante nur estas unu raso, la homa raso kaj oni devas paroli nur pri etnoj, neniam pri rasoj. Oni diris ankaŭ, ke esperantistoj ne havas patrion kaj pro tio, se oni demandas al iu, kiu estas via Patrio, li nur devas respondi: mi estas Barcelon-ano.
15-an de februaro, por la plej granda parto de partoprenantoj, la ekskurso estis iomete pli longa, ĉar Figueres estas malproksima de Barcelona . La temo estis kaj estas tre aktuala, Maastrich: Oni diris, ke Maastrich kaj ne forgesante la jam faman «eŭron», ene de la Eŭropa Unio, estas ideo por atingi grandan landon, ekz. kiel Usono, sed tio estas afero, kiu precipe koncernas al la nunaj eŭropaj ŝtatoj kaj iliaj registaroj. Nur memoru, ke la kvin principoj por integriĝo en Eŭropa Unio estas : Inflakcio. stabileco, ŝtata deficito, ŝtata ŝuldo, kaj interezoj, verŝajne, ke ili estas aferoj fremdaj al ni aŭ almenaŭ la respondo flugas el niaj manoj. Aliaj demando estis: ĉu oni trovis en tiu urbo Maastrich, la solvon por Europo, aŭ, ĉu ni estos pli feliĉaj post Maastrich? La respondoj al tiuj demandoj estis ĝenerale, favoraj por la junuloj kaj malfavoraj por maljunuloj. La raportanto, kiu jam apartenas al la maljunuloj, ne scias, kion pensis pro la fakto, ke ŝtatoj kiel Britujo, Svedujo kaj Danujo, kiuj ankaŭ plenumas la kvin principojn, preferas momente rezigni sian eniron en la «eŭron», verŝajne, ili deziras vidi kiel funkcias la t.n. Eŭropo. Ĉu solviĝos la problemo de la lingvoj aŭ ĉu vere
turnu la paĝon
2a època, núm. 23, juliol-setembre de 1998

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 23, juliol-setembre de 1998.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 55,2,99,34] Kapemblemo de KAE en verda kadro: grandaj literoj «K», «A», «E» kun kvinpintaj steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», dekstre malsupre «Katalunujo», vertikale ĉe la maldekstra rando la subskribo «Kintana».
Nº 23 – Dua epoko. Dekdua aperjaro Julio/Septembro 1998
************************************************
KAMPANJO 2000
Universala Esperanto-Asocio lanĉis la Kampanjo-n 2000, kies celo laŭ nia vidpunkto estas plifortigi la Esperanto-movadon. Estas evidente, ke ĉiu organizaĵo devas instigi sian membraron al plua laborado. Kaj en ĉi tiu kontekto U.E.A. ne povas resti for de ĉi tiu regulo, se ĝi deziras progresi. Iuj el tiuj Kampanjoj naskiĝas pro la ebla neceso iri antaŭen kaj ne stagni kaj ofte por respondi al la defioj de la moderna vivoformo, kaj en tiu tereno nia movado estas ege merĝita kaj devas ĉion eblan por akiri aŭ reakiri la necesan forton por interesigi la civitanojn.
La mesaĝo de Esperanto devas alveni al ĉiuj lokoj de la mondo kaj al ĉiuj homaj mensoj. La tasko ne estas facila. Ni ne multon povas oferi au oferti al la homo. Paroli pri interkompreniĝo, frateco, eblecoj por turismumi kaj aliaj similaj sloganoj, sur kiuj dum longa tempo baziĝis nia Esperanto-movado, ne sufiĉas. La hodiaŭa homo, preferas ne rompi «sian kapon» kaj rekte ĝui la vivon. La studado de lingvoj estas la ĉiutaga pano de la studentoj kaj plia lingvo sen antaŭvido de praktika profito, ne instigas ilin al ĝia studado.
Do, antaŭ ni ĉiuj prezentiĝas gravan dilemon kaj defion. Kial analizi nian vivon sub vidpunkto de la Esperanta mesaĝo? Kiajn «armilojn» ni posedas por lukti kontraŭ niaj «malamikoj». Kiel finance ni povas subteni kampanjon samrangan, por ekzemple al tiu de la angla.? Alvenis la momento, ne plu dormi, aboni revuojn kaj turismi al U.E.A-Kongresoj ne plu sufiĉas. La novaj interkomunikiloj donas al ni eblecojn disvastigi nian idealon, sed samatempe ili bremsas nian agadon.
Nu, vi povas kompreni karaj gesamidenoj, ke la laboro de ĉiu kaj de ĉiuj estas necesa kaj urĝa. Kiam oni laboras por kiu ajn idealo, la laboro ĉiam estas urĝa. La sukceso aŭ la fiasko dependas de ni ĉiuj.
— imatge 2 —
KAE-Informilo – 2 –
NAŬA ESPERANTO-KONGRESO DE LA VALENCIA FEDERACIO KAJ MURCIO. CASTELLON 4/5 DE APRILO 1998.
Verŝajne, la Esperanto-movado renaskiĝas en tiu bela urbo Kasteljono en la orumita mediteranea marbordo. Efektive, je la komenco de la jaro, oni fondis aŭ refondis la Esperanto-grupon «La verda rondeto», kiu jam ekzistis antaŭ multaj jaroj. Adreso: Verda Rondeto» P. Morella 2, bajos. 12004-Castellón. La animo de tiu Grupo estas nia fervora samideano Paco Conejero, ĉirkaŭata de kelkaj geentuziasmuloj de nia lingvo.
La programo de la Kongreso, eĉ se modeste anoncita enhavis programerojn, kiuj stimuligas nin iri antaŭen. Gravan helpon ili ricevis de loka kultura Fondaĵo.
La kvaran de aprilo matene ĝis la dekunua horo okazis la tradicia disdonado de dukumentoj, tuj sekve pere de aŭtobuso ni translokiĝis al konstruata kvartalo, kaj konstruata placo. Tie kun la ĉeesto de la vicurbestro, estis inaŭgurata la Placo Esperanto kaj tre originala monumento al Esperanto. Oni faris paroladetojn, unue s-ano Paco Conejero, kiel vera motoro de la aranĝo, sekve la Prezidanto de la Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio s-ano Juan Antonio Cabezos. Nome de HEF, salutis A. Casquero. Sekve sinjoro vicurbestro entuziasme laŭdis la laboron de la esperantistoj, kaj deziris al ni fruktodonan rikolton. Ĉio restis sufiĉe emociiga, ĉar estas la sola monumento ekzistanta en la Valencia komunumo. La monumento, tre originala laŭ mia vidpunkto, konsistas el ŝtono «en virga stato», sur kies ebena surfaco estis skulpita, fare de la loka artisto s ro Agut, amiko de Esperanto, unue la vorto Esperanto, el kiu eliras du manoj, kiuj subtenas kvinpintan stelon, kiu siavice sendas kulturajn radiojn al la tuta terglobo. En la malalta parto estas mencioj pri la dato,kunlaboro de la magistrato kaj nomo de la artisto. Sen forgesi, ke tie ni estis abunde regalataj.
Posttagmeze estis prelego fare de nia s-ano Jesús de las Heras, kiu bone konigis al ni la verkon de loka kaj fama gitaristo Francisco Tárrega, estis momentoj en kiuj la preleganto ludis gitaron, kio donis plian reliefon al lia interveno.
Poste sekvis interna debato pri la ekonomia situacio de la asocio, eldonado de la bulteno «Valencia Luno» kaj ceteraj problemoj, tre similaj al tiuj, kiuj ekzistas en ĉiuj Esperantaj asocioj. Postagmeze denove prelegis J. de las Heras, pri la temo: «La babela sindromo», en ĉi tiu kazo la prelego estis kastilialingve kaj li analizis la diversajn vidpunktojn ekzistantajn pri la fama Babel-turo. Li ankaŭ eksponis la diversajn gramatikajn aspektojn de la angla, kompare al Esperanto. Sekve estis la dua parto de la interna debato de la asocio.
La kvinan de aprilo matene ni aŭskultis belan violin-koncerton de la juna, tre juna Tomas Fábregas. Sekvis komuna tagmanĝo, kaj s-ano Paco Conejero sciigis nin, ke lia grupo intencas inviti al Hispana Esperanto-Federacio, okazigi la Kongreson de 1999 en Castellón. Entute belegaj tagoj, kiuj tuj forpasis, sed kun la espero, ke aliaj venos.
LUIS SERRANO PÉREZ
— imatge 2 —
KAE-Informilo – 3 –
57-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO VALLADOLID 30/4 AL 3/5 1998
30-4-1998.
Je la deknaŭa horo komenciĝis la Interkona Vespero, kiu konsistis je pretigado de la nomataj dokumentoj kaj tuj sekve ilia distribuado, ĉar la Kongresejo, laŭ postuloj de la urbestraro ĉiam estis fermata je la dudeka horo.
1-5-1998.
Inaŭguro de la Kongreso
La Inaŭguron de la Kongreson ĉeestis nenia aŭtoritato, nek la Prezidanto, nek la Vicprezidanto de HEF. La Prezidanto alvenis la sekvantan tagon kaj ĉe la Prezida Tablo troviĝis S-ino Amparo Magdaleno, eksdirektorino de la «Domo Cervantes», kiu post sia interveno oficiale anoncis la malfermon de la Kongreso.
Post la rigoraj kaj tradiciaj salutoj pri la sukceso de la Kongreso prelegis nia portugala samideano Miguel Faria de Bastos, eksprezidanto de Portugala Esperanto-Asocio pri la temo: Retrospektivo pri Homaj Rajtoj, Prospektivo pri la rajto al la lingvo kiel trigeneracia homrajto. Nia portugala kolego unualoke analizis la rajtojn de la homo, ĝuste pro tio, ke en la nuna jaro oni festas la 50-an datrevenon de la aprobo de tiu Deklaracio. Jam antaŭ la mezo de la prelego s-ano Faria de Bastos li sin dediĉis, evidentigi la rajtojn de la Esperanto-Movado por faciligi la interkomprenadon inter la homoj. Kaj li sin apogis en la diversaj kaj internaciaj leĝoj favoraj al la plej bona komunikado.
Sekve la estraranoj sin prezentis antaŭ la kongresanoj, pro la fakto, ke elektitaj pasintajare, estas la unua fojo, ke ili sin troviĝas en oficiala aranĝo. Poste oni prezentis diversajn librojn, ĉiujn jam konataj.
Postagmeze je la 17-a horo, (ĝis tiu horo la kongresejo estis fermita) okazis la kunsido de HEF-estraro kun reprezentantoj de Grupoj. La kunsido disvolviĝis en «trankvilaj akvoj», ne estis diskutoj nek disputoj. La redaktoro de «Boletin» insistis, por ke oni sendu akurate ĉiujn informojn al la redakcio de la HEF-organo. Oni proponis krei la antaŭan delegiton de HEF en la diversaj regionoj, aŭtonomiaj aŭ urboj de la lando pri kiu okupiĝos nia s-ano A. Casquero. Kiel ĉiam okazas estis multaj projektoj, la rezultojn ni jam vidos.
Je la 19-a horo, ĉar nia Prezidanto ankoraŭ ne estis alveninta, en la programo troviĝis prelego lia pri Interneto, okupis lian lokon niĝeria samideano, kiu klopodis prezenti sian landon, la internajn lingvajn cirkonstancojn kaj la rolon de la Esperanto-movado, kiu laŭ li estos la savanto de la lando. Se nia samideano Samuel Adebowale daŭre insistas en tiu laboro por Esperanto, fakte li estos bona esperantisto.
2-5-1998.
Prelego de J. Camacho, pri la temo: Neologismoj kaj malneologismoj en
— imatge 3 —
KAE-Informilo – 4 –
Esperanto. Mi ne povas silenti, ke mi ĝuis la parolmanieron kaj bonan Esperanton de nia, ankoraŭ Akademiano Camacho, helpate de kelkaj libroj eldonitaj la pasinta jaro, (inter ili «La armeo de Paluzie) nia samideano analizis la diversajn neologismojn uzatajn en tiuj libroj. Li atakis la uzadon de la neologismoj, ĉar preskaŭ ĉiam ili ne estas necesaj, bedaŭrinde li anoncis, ke li ankaŭ uzas neologismojn, kun la espero, ke ili iam estos «oficialigitaj». La subskribinto, demandis al li, kion faras la Akademio de Esperanto por oficialigi la vortojn. Lia klarigo ege surprizis min, ĉar laŭ li la Akademio nur okupiĝas pri la sintakso, etimologio, semantiko, do pri gramatikaĵoj, kaj ke la oficialigo de vortoj preskaŭ nur dependas de la redaktistoj de PIV. Do, vi bone povas kompreni, ke se la redaktistaro apartenas al unu lingvo, PIV respegulas ilian lingvon. Nia poeto Miguel Fernandez sin sentis aludita pri tiu temo de la neologismoj, kaj li volis klarigi la jenon : Mi uzas vortojn, kiuj ŝajnas neologismoj, sed kiuj troviĝas en PIV, ĉar en nia vortaro troviĝas vortoj neniam uzataj kaj kies riĉenhavo estas koniginda.
«Homo, homaro, kreanta naturo: La Tri fundamentoj» La malfacila ekvilivro de nia ekzisto dependas, laŭ nia entuziasma samideano Jesús Raposo, de la homo, la naturo, la spaco kaj la tempo. Tiuj estas la Tri Fundamentoj de nia vivo. Ĉiu en sia loko, ĉiu en sia tasko, sed kun reciproka konsento. La naturo devas esti respektata, la homo devas respekti unu la alian kaj la tempo estas kiu diros se tia harmonio vere ekzistis. Altgrada filozofio, kiun tre ofte ni ne atentas kaj pro tio la mondo, la universo suferas atencojn, kiuj poste revenas al la homaro.
Sekve oni prezentis video-filmon pri Montpelier, urbo por la UEA-Kongreso.
Alvenis la horo de la bankedo kaj pere de aŭtobuso ni translokiĝis al Fuentsaldaña, la vilaĝo, kie troviĝas la kastelo en kiu kunvenas la registaro de la Aŭtonomio Kastilio kaj Leono, kaj kie ankaŭ troviĝas tre originala restoracio «La Soborna» (ne la Pariza Soborna) subtera, konkrete en antikva subtera vinkelo, ne plu uzata. La kastilia rostita ŝafido-viando kaj aliaj tipaj regionaj manĝaĵoj plenigis la stomakojn de la «Internacia Lingvo», kaj ankoraŭ mi ne scias, kial iu el ili ne krevis.
La Ĝenerala Kunsido de H.E.F. kiun jam ĉeestis nia Prezidanto M. A. Sancho, levis nenian gravan diskuton. Kvankam kiel ĉiam oni insistis en la neceso daŭrigi la disvastigon de nia kara lingvo.
La financa situacio, jam estis amplekse klarigita en lasta «Boletin» ĝuste liverita al membroj antaŭ la Kongreso kaj ĝi estis unuanime aprobita. Ankaŭ oni aprobis la plialtigon de la kotizoj, kiu konsistos ĉiujare, egale al la plialtigo de la vivokosto de la lando.
Sekve oni enmanigis la premion «Klara Silbernik», al s-anino Carmen Alvarez López, sed kiu pro malsano de familiano ne povis ĉeesti la eventon kaj ŝin anstataŭis ŝia filino Rafaela Urueña.
Anoncita estis en la «Domo Cervantes», prelego en la kastilia lingvo de nia
— imatge 3 —
KAE-Informilo -5-
s-ano M. Fernández, sed pro malbona organizado de la respondeculoj de «Domo Cervantes», la prelego devis okazi en la Kongresejo. La prelego pri Garcia Lorca, estis iom simila al tiuj jam aŭditaj de li, sed kun specialaj nuancoj, ĉar ĝi estis preparita por publiko ne esperantista, levis laŭdajn komentariojn pro la stilo kaj fervoro de nia s-ano M. Fernandez.
Nia s-ano A. Casquero prelegis en la aŭditorio de «Caja Duero», por informado al publiko ne esperantista.
La arta vespero konsistis el muziko-koncerto de nia konata muzikisto «Solo», kiu nun sin prezentas sub la nomo «Solotronik». Li daŭrigas sian personan stilon, tre originala, konsistanta en miksaĵo de multaj modernaj stiloj. Je la fino li ludis «La Esperon», laŭ moderna muziko, kiu almenaŭ por mi, estis agrabla al miaj oreloj.
En la sama «Salono Borja» la folklora grupo de Valladalid ARIENZO, prezentis diversajn dancojn de la regiono Kastilio kaj Leono, kiu tre plaĉis al ĉeestantaro. Al la Kongreso aliĝis 108 gesamideanoj. Funkciis libroservo. Kaj ankaŭ okazis katolika Diservo (ne oficiala programero).
Fine prezentiĝis kiel urbo-kandidato por la venonta kongreso en 1999, Castellón, kiu estis unuanime aprobita, kvankam la dato estos decidata. Eble en julio.
LUIS SERRANO PÉREZ
************************************************
NEKROLOGOJ
La 27-an de aprilo forpasis en Saint Denis (Francujo) nia kara samideno Marcel TERNANT, kun kiu ni kunvivis familiare neforgeseblajn tagojn okaze de la SAT-Kongreso en Sant Cugat del Vallés.
Al s-ino Ternant, gefiloj, ceteraj familianoj kaj kamaradaro, nian plej sinceran kondolencon.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
La 25-an de marto mortis nia s-anino Francesca Lladós i Castellet, kiam aĝis 76 jarojn. Ŝi estis fratino de nia KAE-membro, Tereza Lladós de Mimó. Al ŝiaj gefiloj, fratinoj kaj pliaj gefamilianoj, nian plej sinceran kondolencon.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
PLIAJN MONDONACOJN NI RICEVIS DE:
Rodolfo Canet Marín, 200 pesetoj. Peter Holt, 200 pesetoj. Marcel Lloveres, 2000 pesetoj. Al ĉiuj dankon, dankegon:
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
DEZIRAS KORESPONDI:
La juna, Samuel Adebowale. Apartado 29. ES-19250 SIGÜENZA (Guadalaja-a) Hispanujo. Li deziras korespondi kun esperantistinoj el Svedujo, Finnlando, Germanujo, Danujo kaj Norvegujo. Temo: Esperanto, kaj amikeco.
— imatge 4 —
KEA-Informilo -6-
Lingva Angulo De Vale
LA MODO
Daŭrigo: vidu antaŭan Informilon.
Mi komencos eldonadi tiujn adresarojn sed nur kiam mi vidos ke la homoj efektive komprenis la gravecon de l’ promesoj kaj … prenas la aferon serioze.(37).
Se la amikoj de la L.I. laboros por la afero kaj kolektos tiom voĉojn kiom ili povos tiam la necesa nombro da voĉoj povas esti ricevita en la plej mallonga tempo.(27).
Se mi mem obeados al la plejmulto, tiam ankaŭ ĉiuj aliaj obeados al ĝi kaj en nia afero ĉiam regados eterna konsento.
(Rimarku en la du lastaj ekzemploj, kiel ĉe dezirema kondiĉo Z. uzas indikativo-futuron).
Ĉe ESPERO: ĈIAM FUTURO:
Mi esperas ke kiuj bezonos la Zamenhofan materialon uzos mian kolekton…(16). Sed mi esperas ke post la dua, tria kajero la leganto vidos ke mi ne fantazias.(23). Mi esperas ke la fina trarigardo de l’ L.I. kondukos al la bonigo de l’eraroj.(31). Mi esperas tial, ke miaj amikoj pardonos…mian senvolan neakuratecon…(60).
Do, en E-o ĉia realaĵo, certeco, positiveco aŭ sekureco prenas INDIKATIVON, Ekz;* Mi ne diras ke vi estas ĝentila. Mi tre ĝojas ke vi venis (57,I) * En siaj sendependaj verkoj la aŭtoroj povas ŝanĝi la stilon, kiom ili volas …(85). dum ĉe fikcio aŭ fantazio aperas KONDICIONALO: *… kaj la edzo diable furiozus, se io similas venus al liaj oreloj…(7,GD). *… se mi scius, kiu li povas esti, mi enpuŝus al li la spadon en la ventron.(14,GD). * Mi volus efektive vidi, ke vi provus min ami! (15,GD). * Se mi lin trovus kuŝanta kun mia edzino, li devus nei, kaj tio lin jam senkulpigus? (18,GD). * Ni bezonas havi ligon aŭ akademion, kiu estus aŭtoritata por ĉiuj de nia afero.(59). * Mi diris al vi nenion kio estus malvera.(13,GD). *…li li meritus, ke ŝi verigu kion li diras (17,GD).
— imatge 4 —
KAE-Informilo -7-
* Ĉu ĝi estas ebla…ke ŝi tiom forgesus, post la virta ekzemplo, kiun mi donis al ŝi!(17,GD). * Se mi estus lerninta, mi esplorus aferojn kiujn oni neniam esploris.(35,GD). * Mi petas vin disigi min de edzo, kun kiu mi plu ne povus vivi. (49,GD).
Mimó Espinalt substrekis la sentempecon de l’kondicionalo. Sed la tempo, tamen foje estas difinita de l’ĉefverbo, de l’kunteksto aŭ de tempa adverbo. Tio signifas ke ni povas anstataŭi la kompleksajn tempojn por la simplaj:
Ekz: Ĉar tiam la lingvo jam estus trairinta la juĝon de la tuta mondo…(Z) Ĉar tiam la lingvo jam trairus la juĝon de la tuta mondo… Kiam la kajero de l’libro estos elirinta, tiam por la leganto nenion estos neklara.(22). Kiam la lasta kajero de l’libro eliros, tiam por la leganto nenion estos neklara. Se mi estus sciinta ke vi venis, mi estus elirinta por akcepti vin. (Se mi scius, ke vi mi elirus por akcepti vin).
BIBLIOGRAFIO: La Gramática de la Real Academia Española. Juan Luis Onieva Morales.(1994). Originala Verkaro. D-ro John Dietterle, Leipzig 1929. La ciferoj solaj responas al la paĝo en O.V. Georgo Dandin.-Moliere. Traduko de Z. (G.D.). El E-o en 20 lecciones. R. Inglada. 1931.(I). La inĝenia hidalgo. F. de Diego. (I.H.). Kompleta lernolibro de Regula E-o. L. Mimó Espinalt P.I.V. 1987. Tria eldono.
Valencia novembro 1997.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
VERKOJ DE ANDRÉ CHERPILLOD
La aglutinaj lingvoj kaj E-o, 24 p. 24 f.f. Kantoj de kantoj 138 paĝoj, 90 f. f. La Dioj de Izraelo. 24 paĝoj, 24 f.f. Glozel k.la Prahistoria skribo.140,p.90 Kaj la suno haltis. 74 p. 54. f.f. La mortotuko de Torino. 146 p. 90.f.f. La historio de la ciferoj. 28 p. 30 f. Atlantido. 60 p. 48 francaj frankoj. Zamenhof kaj judismo. 62 paĝoj, 51 f. Mil ekzotikaj vortoj. 182 p. 99 f. f. Nepivaj vortoj. 182 p. 99 f.f. Po, La diabla vorto. 20 p. 21 f.f. Vortkonsisto, Vortfarado, Vortanalizo, Vortordo. 56 p. 45 f.f. La Galla Lingvo. 108 p. 72. f.f. Akada Leksikono. 88 p. 60. f.f. Zamenhof:datoj,faktoj,lokoj. 32 p.30 f. La Zamenhofa Radikfarado. 32 p. 30 f. Katarismo kaj Naskiĝo de Inkvizicio. 36 p. 30 f.f. Konciza Gramatiko de Volapuko. 48 p. 42 f. f. La Mortinta Reĝino. 132 p. 78.f. f. Ĵana d’Arko ĉe la Ŝtiparo. 140 p. 81 f. Johana «D’Arko», Pucelino de Francio. 56 p. 45 f.f.
Ĉiuj libroj mendeblaj ĉe la aŭtoro: André Cherpillod. La Blanchetière. FR.72320 COURGENARD (Francio). aŭ ĉe la adreso de KAE-Informilo
— imatge 1 —
INFORMILO 12
Depósito Legal B-42645-92 Edita Associació Cultural Esperantista Eldonas Kultura Asocio Esperantista Prezidanto. Josep Mª Galofré Domingo
Redaktistoj Luis Serrano Pérez Santiago Torné i Grau
Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32, ES-08202 Sabadell. Hispanujo Tel. (93) 7275021. Faksilo (93) 7836511. jserrano@doc6.es Oficiala sidejo de KAE, Montseny, 5, 1-er ES-08208 Sabadell. Hispanujo Delegacio en Terrassa. C.Civic M. Roig. C/ Sant Tomàs, 2. ES-08222 Terrassa. Kiel pagi: per poŝta ĝiro al Santiago Torné. C/ Roca 22, 3-er,1ª, 08208 Sabadell aŭ «La Caixa», konto 21000461960200045498 Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
6-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO. CALAFELL (TARRAGONA) 3-10 OKTOBRO 1998.
La «Internacia Semajno» naskiĝis danke al impulso de kelkaj esperantistoj, kiuj deziris starigi internacian Esperanto-eventon, for de la tradiciaj kaj oficialaj kongresoj.
Kompreneble ni invitas vin preni parton en ĉi tiu Esperanta aranĝo, kies rolo via estos: vivi en Esperantujo, dormi, ĝui la mildecon de la Mediteranea maro, diskuti en debatoj, paroli kun najbaroj de la Esperanta mondo. Resume: estu feliĉa…almenaŭ dum unu semajno.
Por la nuna jaro ni elektis la urbon Calafell en la provinco de Tarragono, sed nur kvindek minutoj de Barcelono. Do pri tiu temo de la translokiĝo estas nenia problemo, ĉiu duon-horo estas trajnoj de Barcelona al Calafell.
Ni pensas, ke ankaŭ vi ne povas plendi aŭ grumbli pri la altaj prezoj de la hotelo, ĉar 4.200 pesetoj kompleta pensiono, kvardek metroj de la strando ne estas malprofitebla.
Por ke ne ekzistu eraroj ne estas KAE, kiu ĝin organizas, sed areto de esperantistoj, sub la patronado de Hispana Esperanto-Muzeo. Tamen KAE, kiel la Fervojista Asocio kaj aliaj grupoj ĉiam estas pretaj al kunlaborado.
Kompreneble, vi devas iri al Montpeliero ĝui tiun internacian kongreson, sed estu iomete ŝparema kaj venu al nia Internacia evento. Se vi ĉeestas la «Semajnon» nur unu jaron, poste vi revenos ĉiujare. ! Estu feliĉa kaj «drogu» vin de amikeco en nia Internacia rondo.
— imatge 5 —
KAE-Informilo — 8 —
LA INFORMILO RECENZAS PRI…
… la babilado okazinta la 19-an de Aprilo, en la loka kulturdomo «CONEX», en Premià de Mar, kun la afabla organizado de loka esperantisto s-ano Guillem Nicolàs. Babiladis 32 ĉeestantoj kaj inter aliaj lokaj esperantistoj, akompanis nin s-ino Maria Vila Mas, (93-jara).
Nia kunordiganto, amiko L. Serrano, defiis nin kun tre aktuala temo: Kio estas Interneto? kaj G. Nicolàs alportis ekipitan komputeron por elmontri al la ĉeestantoj la samtempan «Esp-skriban konversacion» kun samideanoj el Nederlando, Japanujo kaj Svedujo.
Al la unua demando de la temaro, oni konsciigis nin, ke Interneto estas vera revolucio, nur komparebla al la alveno de la aŭtomobilo, radio aŭ televido; jam estas sciate, ke tiu ilo permesas kunligi favorpreze kaj rapide komputerojn el la tuta mondo, por sendi kaj ricevi, momente ne cenzuritajn mesaĝojn, informojn aŭ leterojn. Sed, kompare kun antaŭaj inventaĵoj, la disvastigo de Interneto ĝuas je nekomparebla rapideco. Antaŭ dek jaroj, nur sciencistoj kaj gravaj informatikistoj sciis pri Interneto; en ĉi tiu momento ĉie troviĝas Internet-adresoj kaj jam oni parolas kaj skribas pri ĝia «dua» epoko, kiu permesos la interkomunikadon proksimume mil fojojn pli rapide ol nunatempe.
Ĉu ĉi tiu moderna sistemo de komunikado plibonigas nian vivon kaj multe efikas en la rilatoj inter la civitanoj? oni konkludis, ke momente ankoraŭ ne, kvankam sendube jam influas, ĉu bone aŭ nebone, kio jam estas alia afero.
Alia demando de la temaro estis: ĉu Interneto estas plua venko de la angla lingvo? Ni ne scias la kialon, sed la fantomo de la angla lingvo ĉiam aperas en niaj babiladoj. Sendube la angla estas la plej uzata lingvo en Interneto. Ni ne forgesu, ke estas precipe en la angla en kiu la scienca komunumo verkas kaj diskonikas la tekstojn pri informatikaj inventaĵoj aŭ programoj. Sed tio nek gravas nek influas al nia internacia lingvo, malgraŭ la problemoj, plej precize problemetoj, kiujn iuj esperantistoj disvastigas tra niaj plej konataj gazetoj, precipe pri la ĉapelitaj literoj. S-ano arde subtenis, ke tiu problemo feliĉe, teknike ne plu ekzistas. En tiu babilado mem, ni aŭskultis iun radiomataron, bona fakulo pri morsa alfabeto, kiu ne trovis problemon por morse sendi mesaĵojn al ĉiuj lingvoj forgesante, tute trankvile, iun ajn «ĉapelon» aŭ devigan ortografian signon. Kaj en la plej malfavora situacio ni ne forgesu, ke Zamenhof mem jam alportis solvon pri tiu temo, kiu ankoraŭ estas aplikebla. Ni esperantistoj estas en tre favora avantaĵo ene de Interneto, ĉar ni estas alkutimiĝintaj al internaciaj rilatoj, nia diasporeco, kiu ĝis nun estis malavantaĝo, iĝas nia avantaĝo. Tio supozas, ke la problemo dise vivi en la mondo nunatempe povas malaperi. Profitu amikojn, Interneton.
… la festo de la libro kaj la rozo en Katalunujo, la 23-an de Aprilo. Nia tradicio
KAE-Informilo — 9 —
rememorigas al la katalunanoj, ke en tiu festo oni devas aĉeti libron kaj havi la plezuron donaci rozon al sia amat(in)o.
Tiu mateno aperis sunbrila; kiel kutime, nia Asocio strate starigis sian budon, inter multaj aliaj, konsistanta el granda tablo ĉirkaŭata de nia Esperanta flago kaj de la kataluna, plenplena de Esperantaj libroj. La prizorgantoj kun afabla mieno atendadis la alvenontojn.
Svarmis tra la stratoj de nia urbo precipe malgrandaj gelernejanoj, kiuj ĝuis tiun lernejan festotagon promenante, rigardante kaj petante kion ajn al la paciencemaj bud-prizorgantoj sed, escepte de malmultaj, oni forgesis ke la kialo de tiu festo estas la aĉetado de libroj. Feliĉe, estis inter ili alia specimeno de lernejantoj al kiuj iliaj mastroj postulis tiun taskon de la intervjuoj. Ili iris de budo al budo demandante pri la plej vendata libro, la laste eldonita kaj la plej fama verkisto. Kompreneble al tiuj lernantoj ni parolis pri Esperanto, ĝia internacieco, taŭgeco por interrilatiĝi kun eksterlandanoj, relativa facileco de ellernado aŭ aliaj kialoj, sed la kruda konkludo estis kompleta nescio pri Esperanto de niaj junaj demandantoj niaj malmultaj eblecoj interesigi ilin favore al nia lingvo.
Apud nia budo estis alia prizorgita de universtatanoj plenplena da rozoj: ilia celo estis nur vendado de floroj por finance helpi sian vojaĝon de kursfino, sed ne la internacian lingvon.
La bunta etoso de tiu festo oni sentis dum la tuta tago. Badaŭrinde, nia rikolto estis, kiel kutime, malabunda.
… la 17-an de Majo, nia monata babilado okazis en Terrassa en Centre Cívic «Montserrat Roig». La temon sugestis la 50-a datreveno de la «Deklaracio de la Homaj Rajtoj», de furora aktualeco. La recenzanto miris kiam konstatis, ke nur la Urba Konsilantaro de Sabadell, ĝis la monato majo efektivigis 8 ekspoziciojn, 23 prelegojn, 6 seminariojn kaj aliaj eventojn, ĉiuj dediĉataj al ĝia datreveno. Kiam ni ricevis la kunvokilon por tiu babilado, la unua penso estis denove legi tiun Deklaracion, jam preskaŭ for de nia menso. Kompreneble. nur la supraĵa legado de tiuj 30 artikoloj, memorigis min, ke ĝia aplikado estas preskaŭ fantasiaĵoj por kelkaj registaroj, malgraŭ ke tiuj registaroj publike fieras pri sia plenumigo aŭ kontraŭe ili plena pravigas sian neeblan plenumon.
Kiu povas paroli pri Homaj Rajtoj en landoj militantaj? Tridek tri landoj en tiu momento militadis, kun rezulto de kruelaĵoj kaj ekziloj; kaj kion oni povas diri pri la artikolo 23-a, kiu agnoskas la rajton al laboro, kun la milionoj da senlaboruloj ekzistantaj en la mem Eŭropo.
Nia kunordiganto forlasis la sep demandojn de la kunvokilo kaj legis al la 32 ĉeestantoj, la 30 artikolojn kaj petis nian vidpunkton, artikolon post artikolo. Resume tiuj vidpunktoj esprimas nian malabundan memfidon al plunumigo de tiu Deklaracio.
Post nia babilado, alvenis al nia scio preskaŭ «oficila» opinio pri tiuj Homaj Rajtoj. Konklude, oni asertas, ke la plej observitaj artikoloj estas N-roj: 1, 13, 23, kaj 25. La plej forgesitaj estas la N-roj: 3, 12, 17, kaj 24 kaj la plej
— imatge 6 —
KEA-Informilo — 10 —
avancitaj estas N-roj: 18, 20, kaj 26.
Tio certigas la vidpunktojn de la ĉeestantoj.
… la 28-an de Junio, en Sant Pau d’ Ordal kaj kiel «Dua Tago de Hispana Esperanto-Muzeo», starigita jam la 15-an de Junio de la pasinta jaro, 42 ĉeestantoj respondis al la kunvokilo kun la temo «Kampanjo 2000», lanĉita de UEA por plifortigi la Esperanto-Movadon.
La tri punktoj de la kunvokilo estis tiuj disvastigitaj de Renato Corsetti en kelkaj E-gazetoj. Esence ili estas : altigi la nivelon de la movado en la komunumo; altigi la prestiĝon de Esperanto per inform-kampanjoj al ne esperantistoj kaj plialtigi nian influon en internaciaj medioj/organizaĵoj, kiuj rekte aŭ ne okupiĝas pri lingvoj.
Unue oni memorigis nin, ke la situacio de nia lingvo estas tute malsimila al tiuj de la jaroj 50-aj kaj 60-aj, kiam ekzistis la nomata «fera kurteno», jaroj en kiuj ne estis klara la ideo pri la angla lingvo kiel internacia. Post falo de la socialisma bloko la angla plifortiĝas; en ĉi tiu momento ŝajnas, ke ni nur povas kunekzisti flanke de aliaj lingvoj. Sed ni ne povas kapitulaci.
Ĉeestanto diris, ke UEA devas malplialtigi la kotizon al la Universaj Kongresoj, kio ebligus plinombran aliĝadon por altigi la nivelon pri lingvo-sciado. Ĉiuj interkonsentis, ke ni devas moviĝi, sed kien? Estis ĉeestantoj por kiuj Esperanto estas nur taŭga komunikilo, kaj por ili superfluas flagoj, himnoj, steletoj aŭ internaj ideoj, malgraŭ, ke iu alia subtenis, ke Esperanto naskiĝis por la paco kaj ke sen interna ideo Esperanto ne ekzistus. Fine, ni mem devas memori, ke niaj monataj babiladoj naskiĝis kun la celo plibonigi nian scion de Esperanto, kaj tio ankaŭ estas grava parto de la unua punkto.
Kvankam pluraj fojoj oni aŭdis la vorton «monon», sendube grava vorto por la dua kaj tria punkto, neniu diris, kien ni trovos ĝin. Nur la kunordiganto memorigis, ke se la popolo nek parolas, nek volas lerni Esperanton, ni ne povos atingi monon por nia lingvo, almenaŭ ĝis la momento en kiu nia movado devigos la politikistojn ili turni al ni pro la forteco de nia movado. Dume la klopodoj estas nur en niaj manoj.
Resume, mankas rimedoj al ni. Do, karaj legantoj faru ankaŭ vian klopodon, strebu viajn mensojn kaj sciigu nin viajn opiniojn. Ni volonte transsendos ilin al UEA, por la plej efika sukceso de «Kampanjo 2000».
Nome de «La Babiladoj» kaj kiel memorigaĵon de «La Dua Tago de Hispana Esperanto-Muzeo», s-ano Luis Serrano transdonis gravuritan pokalon al gesamideanoj Hernández -Massana.
Ni devas kore danki al ĉiuj lokaj organizantoj de la tri babiladoj rezencitaj, tio estas en Premiá de Mar, Terrassa kaj Sant Pau d’ Ordal, – tie en ĉampankelo Massana-Noya, ĉe «Maset del Lleó» por ilia afableco regali nin kun bufedoj. Tiuj tri babiladoj finiĝis kun frateca kunmanĝado en lokaj apudaj restoracioj.
SANTIAGO TORNÉ
KAE-Informilo — 11 —
… Kaj la KAE-Informilo informas.
Ekde nun la ĉefa delegito de UEA por Hispanujo estas nia s-ano Agusto Casquero, al kiu vi devas konsulti pri ĉio rilatanta al UEA. Lia adreso estas: Augusto Casquero de la Cruz. Avda. de Burjasot 29, esc.A 8º, 31 ª 46009-Valencia.
*****************
Se vi deziras ricevi senpage la printempan duoblan numeron de Heroldo de Esperanto, volu skribi al: Heroldo de Esperanto. C.P. CH-6830 CHIASSO 1. Svisujo.
*****************
En la fajna revuo «Nova Badia» -de la apuda urbeto al Sabadell- Badia del Vallés, redaktita katalune/kastilie, en ĝia lasta paĝo aperas kurso de Esperanto prizorgata de nia s-ano Antonio Quintana. Sukceson!
*****************
La Direktoro de Hispana Esperanto-Muzeo, sciigis nin okaze de la «Dua Tago de Hispana Esperanto-Muzeo» la nomigon de s-ano Domenech Fonts Canals, kiel sian anstataŭanton en la Muzeo.
*****************
De la SPIRITA ELDONA SOCIETO F.V. Lorenz, ni ricevis longan liston de libroj.Se vi interesiĝas al tia literaturo, volu skribi al menciita societo, Caisa Postal 3133 20001-970. Rio de Janeiro (RJ) Brazilo.
*****************
La itala Esperantista Junularo pretigis de kelkaj semajnoj senpagan retkurson de Esperanto alirebla de sia TTT-ejo, nome KIREK (komputil-Reta Esperanto-Kurso. Retadreso <iej@earthcorp> (Laŭ Interredaktore).
*****************
Ankoraŭ estas tempo; se vi deziras agrablan ferion, nepre skribu al Kultura Centro Esperantista. Postiers 27 – CP 311 – CH 2301 LA CHAUX-de FONDS Svisujo. Telefono/fakso (41) 32-9267407.
*****************
Mi kolektas telefon-kartojn. Se vi deziras ilin interŝanĝe, volu skribi al mi. José Odilon Pereira de Souza. Rua: o7 Casa 467 -. Conjunto Jerissat I. Maracanau-CE. 61.940 Maracanau-CE. Brazilo.
*****************
Irana Esperanto-Centro establita. Se vi vojaĝas al Irano povas kontakti esperantistojn sed skribu al s-ano M. Reza Torabi. P.O. Kesto: 17765-184, Teherano. Iranio. Li vin helpos.
*******************
Karaj legantoj, ni ofertas al vi Kurson de Esperanto per Korespondado je la modera prezo je 4.000 pesetoj. Ĝi konsistas el 75 paĝoj kaj inkludas kaseton, kiu helpas por bona prononcado de la literoj, kaj vortaron «Lexicón Sopena».
2a època, núm. 24, octubre-desembre de 1998

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 24, octubre-desembre de 1998.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 54,2,98,32] Kapemblemo de KAE en kadro kun rondigitaj anguloj: grandaj literoj «K», «A», «E» kun kvinpintaj steloj kaj lunarko; supre «Kultura Asocio Esperantista», dekstre malsupre «Katalunujo», vertikale ĉe la maldekstra rando la subskribo «Kintana».
Nº 24. Dua epoko. Dekdua aperjaro. Oktobro/Decembro 1998
********************************************************
DENOVE AL LA LABORO
Finiĝis la feria tempoperiodo kaj ni devas reveni al nia laborejo. Nia laborejo, karaj gesamideanoj estas la Esperanto-lernejoj, eble ne ĉiam en adekvataj kondiĉoj por la instruado, sed ni devas akcepti tiun malnovan defion. Sed la plej grava aspekto de nia tasko, estas ke la lernantoj devas veni memvole, al normalaj lernejoj la lernantoj iras devigataj. Sed estas nenia leĝo, kiu devigos la lernadon de Esperanto. Pro tio nia laboro fariĝas tiom malfacila. Konvinki amikojn, konatojn kaj eĉ familianojn por ke ili venu al la Esperanto-kurso ne ĉiam estas facile. Sed ni ne havas alian vojon. Malgraŭ la modernaj instruo-sistemoj, kiujn ni ankoraŭ ne posedas, la allogo de lernantoj ne multe ŝanĝiĝis. Estas la persistemo kaj la propra stimuligo, kiuj instigas nin iri antaŭen. Jam diris Zamenhof pri la -semoj perditaj-, sed ĝi ne estas malhelpo por ke ni daŭre semadu.
Kaj la kursoj, karaj geamikoj, estas la vertebraro de nia movado. Neniel oni povas neglekti la okazigon de kursoj. Sen kursoj, ne estas novaj esperantistoj kaj sen novaj esperantistoj la Esperanta movado malfortiĝas, eĉ malaperas. La kursoj estas la tasko pli granda kaj plej efika, kiun ĉiu esperantisto devas realigi. Organizaĵoj eĉ se gravaj por la bona funkciado de la movado restas duavice. Ni bezonas personojn kapablaj sin esprimi en Esperanto, tiu estas nia celo. De la forto kaj nombro de tiuj Esperanto-parolantoj venos aŭ kreiĝos la necesaj societoj kaj asocioj.
Kiam vi ricevos ĉi tiun bultenon, la kursoj jam estos komenciĝintaj, sed vi ne neglektu vian agadon por varbi lernantojn. Kiel en aliaj okazoj la nuna jara kurso okazos en «Centre Civic» Creu Alta, C/ Major, 70, lunde kaj ĵaŭde je la sepa ĝis la oka horo, vespere. LA KURSO KOMENCIĜOS LA 13-an de OKTOBRO.
— imatge 2 —
KAE-INFORMILO – 2 –
PRI KONCEPT-ERAROJ
Rimarkigoj al Félix Garcia Bláquez
Kara ne konata amiko:
Sendube amo al Eo-lingvo kaj al KAE mem, devigas min alpaŝi ĉe via pasinta gramatika artikoleto, (en KAE-informilo Nº 20,) precipe antaŭ la alineo al refleksivo.
Efektive: la refleksivo ĉiam elvekas, rilatas, rivelas aŭ reaperigas la trian personan subjekton.
Nenian dubon ĉe la unua persono: Mi amas min, vin, ŝin, k.t.p.
Kaj ankaŭ ne, ĉe la dua persono: Vi amas vin… k.t.p.
Ĉe la tria, la afero ne iras tiel simple, ĉar ekzistas pli ol unu persono kiun ni ne povas identigi per ununura pronomo. Do, por eviti miskomprenon, oni devas enkonduki specialan pronomon (nome «si») uzata por la «reveno» (al subjekto) t.e. por refleksiva konstruo. (Kenĵi Ossaka).
Ekz:
Ŝi prenis la knabinon kaj lavis ŝin,(ne refleksiva sed transitiva indikilo). Kaj poste ŝi lavis sin, (refleksiva indikilo)
Kompreneble «sia» funkcias kiel posesiva adjektivo, ĉiam antaŭ la komplementa posedato, kiam la subjekto aktivas kiel posedanto.
Sed grava rimarkigo al tiu ĝenerala regulo estas: neniam ni povas konfuzi la frazelementojn de la ĉefpropozicio kun tiuj de subpropozicio:
La patro diras ke lia filo (de la patro) foriris. Ĉi tie, ni ne povas uzi la refleksivon «sia», ĉar la «filo» apartenas al la subpropozicio kaj efikas kiel subjekto, ne kiel komplemento.
La juna sinjoro riproĉis la komerciston ke pro lia tiel malgranda perdo li faris al si tiom da klopodoj. (Marta).
Parafraze: La juna sinjoro riproĉis la komerciston, ke (subjunkcio unuiganta la du frazojn), li subjekto de la subpropozicio (la komercisto) faris al si ( la komercisto) tiom da klopodoj, pro lia (de la juna sinjoro) tiel malgranda perdo.
Specialaj subpropozicioj kiujn ni atente devas malkovri estas la tiel nomataj ag-esprimoj: Ag-esprimoj estas subpropozicioj kies verboj aperas maskitaj sub ag-vortoj: t.e. infinitivo, participo aŭ substantivo, sed funkciantaj kiel propraj verboj:
Ekz: Tiu evento enorme helpis la propagandon de la juna Francisko en sia urbo. t.e.
KAE-INFORMILO – 3 –
(Parafraze: Tiu evento helpis ke Francisko propagandis (E-on) en sia urbo)
Domaĝe, via ekzemplo estas iomete simpligita, sed facile oni povas diveni la veran sencon de la frazo: La milito kun siaj revolucioj interrompis ?. Ĉi tie la ag-vorto estas «interompo», dum la antaŭa frazo estis «propagando»
«Tiam la reĝo lasis la infanojn ludi kun lia sceptro». T.e.: la reĝo permesis ke la infanoj ludu kun lia (de la reĝo) sceptro. Aŭ, tiam mi vidis mian amikon montranta sian cikatron.
«Ties»: signas posedanton kiam la posedanto estas komplemento, ne subjekto. Rimarku: Anselmo flankmetis siajn ŝatojn por partopreni en la distroj de Lotario, kaj Lotario flankmetis la siajn por akompani Anselmon en ties plezuroj. (F. de Diego)
Do, la facileco de E-o, kiel ni vidas, estas nur afero relative ĝusta, sed tio plivalorigas nian lingvon, kiu simile al vivo mem, ne ĉiam estas konforta, malpeza aŭ facila.
Ĉiam amike kaj samideane.
VALE
********************************************************
» VALORO DE RIDETO»
Ĉi kostas nenion kaj multe efikas, ĝi riĉigas tiun, kiun ĝin ricevas kaj ne malriĉigas tiun, kiu ĝin donas. Ĉi daŭras nur momenton, sed ĝiaj efikoj daŭras por ĉiame. Neniu estas tiel riĉa, ke ĝin ne bezonas; neniu estas tiel malriĉa, ke ĝin ne povas doni. Ĉi portas feliĉon al ĉiuj. Ĉi estas simbolo de la amikeco, de bonvolo, kuraĝo por la senkuraĝaj, ripozo por la lacaj, sunradio por la malĝojaj, reviviĝo por la sensperaj, Ĉin oni ne aĉetas, nek oni ĝin pruntedonas. Neniu monero sur la mondo povas ĝian valoron. Pli multe bezonas rideton, kiu ne scias rideti.
Verkita de Charles Chaplin kaj esperantigita de Nury Verdes Suàrez. Publigita en «JAJABO». Organo de Esperanto-Grupo en Sancti-Spiritus (KUBO)
— imatge 3 —
KAE-Informilo – 4 –
OKAZE DE LA DUA TAGO DE HISPANA ESPERANTO-MUZEO
(AKROSTITE AL LA FESTO)
La suno kiel kutime malantaŭ la monto adiaŭas. Antaŭ la luno malleviĝas la gvardio de la suno-disko.
Marŝas longa vico, kantas kun belsonaj voĉoj. Unike la birdaro kun melodia pepado. Zorgo de entuziasmuloj serĉante la cel-trafon. Esperanto hodiaŭ klopodos morgaŭ ankaŭ, nia domo, nia ejo. Ornami ĝin, bapti ĝin, gaja estas aŭdi kanzono de kamparulineto.
Nia muzeo, nia am-rifuĝejo iĝas hodiaŭ sonĝo al ĉiuj. Akdevata urbeto, plen-silento blua ĉielo ĝi estas en kamparo. Cirklo tie inter la bretaro, malfermas la okulojn, kia sonĝo! Internaciaj, naciaj libroj, aspektas esti en alia mondo. Amu nian librojn, jen la leĝo, ĝi ĉiam estas la samaj pensuloj.
Feliĉa estas nia nuna proklamo MUZEO-TAGO Espero kiel batalanta medikamento, ĝi floris-as-os. Sur la pinto de la monto hisas verdan flagon. Tenu ĝin kun forta mano, sen tremi, sen honto. Ovacias, dankemas, allogas nian gajan vivon.
JOHANO SOLER
=======================================
KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO
Tiu ĉi 16-leciona Esperanto-Kurso, kies ekzemplon la gelernantoj povas indiferente traduki en la Kastilian aŭ la Katalunan lingvon, kostas nur 4.000 pesetojn, en kiu prezo estas inkludite dudirekta vortareto Esperanto-nacialingva, kun oportuna gramatiko, plus perioda ricevado de la bulteno «KAE-Informilo», enhavanta taŭgan tekstaron por plej efika lernado kaj samatempa praktikado de la lingvo. Krome, ankaŭ per tiu unika prezo, estas senpage liverata fonetika kasedo, en kiu belstile parolas, en imitinda Esperanto, la kompetenta esperantisto, profesoro Milan Sudec.
Ĉiuj mendoj, faritaj de geinteresatoj dezirantaj enskribi sin en tiun fovorprezan kurson, estas traktataj nur post ilia koncerna antaŭpago, kiun volu efektivigi, prefere per poŝta ĝiro, por tiel eviti kromajn kostojn, al «KAE-kurso de Esperanto per korespondado» C/ Font Nova 32. Es-08202 SABADELL. Tel. 937275021.
********************************************************
KAE-Informilo – 5 –
ESPERANTO KAJ ESPERANTISTOJ
Simpatie mi memoras al S-ro Kep Enderby kaj liajn unuajn vortojn kiel prezidanto de Universala Esperanto-Asocio; li rekomendis kaj invitis nin fiere labori por atingi, kiel eble plej rapide, ke homoj kun malgranda aŭ nenia scio pri kio estas ESPERANTO, akceptu aŭ vidu ĝin kiel seriozan neŝerceman aferon. Alimaniere dirite, ke nia internacia lingvo atingu gravan kaj rapidan prestiĝon en la nuna socio.
Anekdote, alia persono, – sinjorino kies nomo bedaŭrinde mi ne memoras en ĉi tiu momento-, diris al ni, ke tiu ĉi mateno mem en trinkejo el Montpeliero, oni demandis ŝin, ĉu por esti Esperantisto oni devigas elmontri videblan barbon?. La fulma respondo de tiu sinjorino estis: «por ni virinoj certe ne!».
Ĉar mi opinias, ke nerezigna devo de tiuj, kiuj havas la privilegion modestan, sed finfine privilegion, de komunikado kun supozeblaj legontoj de nia INFORMILO, la disvastigo de ĉi tiuj temoj estas laboro sufiĉe taŭga. Pensu, ke ni ekzistas precipe por disvastigi Esperanton, kaj nur poste por ĝin utiligi.
Sendube, ni ĉiuj estas fiere konvinkitaj, ke nia lingvo internacia troviĝas la plej alta internacieco, neŭtraleco, logikeco kaj belsoneco; kaj ankaŭ pri la relativa facileco por ĝia ellernado. La propra «Manifesto de Prago» (1996), rilate al nia lingvo kaj en certaj punktoj al ni mem, laŭte proklamas demokration, transnacian edukadon, pedagogian efikecon, plurlingvecon, lingvajn rajtojn, lingvan diversecon kaj homan emancipiĝo. Gravaj vortoj, kiuj enhavas gravajn ideojn. Ili jam proklamitaj de nia samideanoj en antaŭa universala kongreso, sed kiu restas kiel impona laboro, kiun preskaŭ ne atentas la homaro.
Ni mem, kiuj estas la tiel nomataj esperantistoj kaj apartenas al la Esperanto-komunumo, devas nin demandi: Kiel ni uzas aŭ profitas Esperanto-n en la praktiko?
Kun laŭdindaj esceptoj, kiuj meritas aplaŭdon kaj miron, ankoraŭ niaj Esperanto-rondoj entenas tro da membroj, kiuj ĉesis la lernadon post la konataj elementaj kursoj kaj tio, kompreneble, ne helpos la ideon de s-ro Enderby.
Tiu ĉi INFORMILO restas kaj restos tute malfermita al ĉiuj, kiuj povas aldoni ideojn por plenumigi la deziron sopiratan de la nuna UEA prezidanto.
SANTIGO TORNÉ
********************************************************
ABONU, REABONU AŬ ABONIGU LA «KAE-INFORMILO»n
La jara abono al ĉi tiu periodaĵo kostas por 1999 nur 1000 pesetojn, kaj vi estos konsiderata, kiel membro de la Asocio. Vi povas pagi pere de poŝta ĝiro al s-ro Santiago Torné. C/ Roca 22, 3º, 1ª ES-08208-SABADELL (Hispanio)
********************************************************
CENTJARA TRADICIO NEK SANKTIGAS NEK SANKCIAS LINGVAN ERARON. (L.Mimó Espinalt)
— imatge 4 —
KAE-Informilo – 6 –
ĈU DE TIUJ LINGVOJ DEVENAS ESPERANTO? (UNUA PARTO)
El la verko «La Minoa Kreto» de Paul Faure. Esperantigis, Luis Serrano Pérez (la vortoj sekvataj de asterisko, signifas ke mi ne trovis ilin en PIV kaj mi rezignis ilian esperantigon)
…Do, ni celas revivi fortunan tempoperiodon de feliĉa momento en la historio de Kreto. Ne multe gravas la vera nomo de «Feliĉega», kiun la malfruaj grekoj renomis per deklinacio necerta, ĉu estis Minu (*), Minovo(*), Minö(*)? Ĉar same faris por Cos(*), Mos(*) Tros(*), heroo, Talos(*), same ĉiuj nomoj prehelenaj. Ankaŭ ne ili lasis signojn pri la malnova nomo de la insulo Kreto. La babilonoj ĝin nomis Captara(*), la hebreoj Caftor(*) kaj la egiptoj Keftiu(*) aŭ Kaftaŭ(*). Ĉiu povas tre bone sin apogi sur lingvaj ekvilibroj por derivi la vorton Kreton (en doria lingvo Krëtä) el unu el tiuj tri nomoj: sterila laboro. Ŝajnas ke Krëtä sin derivas de Krës antropa nomo, kies radiko tre konata en Arkadio malsimilas ankoraŭ pli de la radikoj kapt(*) aŭ keft(*). Dum la paso de la jarcentoj la terenoj pro ŝanĝo de propietulo ankaŭ ŝanĝiĝis siaj nomoj. En tiu epoko, kiu interesas nin, Egiptujo nomiĝis Kemet, Cipro Isy kaj Sirio Retenu. Kial Kreto ne povis havi en la epoko Minoa alian nomon malsaman al tiu, kiun ni konas hodiaŭ? Homero uzadis la pluralon, Krëtai. Liaj posteuloj eĉ nomis ĝin Aeria(*), Idaia(*), Kureté(*), Makaroné(*), Telkhinia(*)… Dum pli ol mil jaroj, en la kristana epoko, oni designis ĝin per la nomo de ĝia ĉefa urbo, Candia(*), akorde kun iu araba nomo, kiu signifas «la foso». Sed plaĉus al ni scii la lingvon kiun parolis Minoo kaj la ekzakta jarcento en kiu li vivis.
Ekde la unuaj malkovroj de la kretaj tabuletoj skribitaj en Cnoso(*), en 1878 estis unuanima opinio akceptata, tiel de la historiistoj profesiaj, kiel kultaj homoj, ke la diversaj skribitaĵoj minoaj reprezentis lingvon sen rilatoj kun la greka lingvo aŭ kun aliaj lingvoj hindoeŭropeaj. Evans, kun la helpo de Mackenzie kaj Myres, klasifikis la enskribaĵojn de juveloj, stampoj, tabuletoj el argilo bakita: kruĉoj, hakiloj, ŝtonoj skulpitaj, k.t.p. en tri grandajn kategoriojn:
A) diversaj skribaĵoj hieroglifaj aŭ eble piktur-grafikaj, uzataj ekde la tria jarmilo ĝis, proksimume la jaro 1600 antaŭ de Kristo.
B) skribosistemo linia de klaso A, aŭ -linia A-, derivita parte de antaŭaj (kun dudeko da signoj komunaj) kaj utiligita en la duaj «palacoj» ĝis 1450 antaŭ de Kristo (nune oni scias, ke ĝi aperas en Festo (*) ĉirkaŭ la jaro 2000 a.K.
C) skribosistemo linia de klaso B, aŭ – linia B -, kiu reproduktas sepdek signojn de la du antaŭaj, sed kun aldono de aliaj tridek, uzitaj en Cnoso,(*) en trimil kvarcent dokumentoj el argilo; la brulego de la lasta «palaco cnosio», kiu verŝajne okazis ĉirkaŭ la jaro 1300 a. K., ilin bakis kaj pro tiu kaŭzo ili konserviĝis.
Ekde la unuaj klasifikoj oni povis identigi klarigojn de numeroj, ideogramoj, silabaj signoj aŭ fonetikoj. Tamen post la malkovro en la kontinenta Grekujo
KAE-Informilo – 7 –
[BILDO p.4 | 56,18,97,74] Mane desegnita tabelo de 90 numeritaj signoj de la Lineara B-skribo, en ses kolumnoj; apud ĉiu signo mane skribita ĝia silaba valoro (laŭ franca transskribo, ekz. «ye», «yo», «ya»), kaj «?» ĉe la nedeĉifritaj.
| 1 da | 16 qa | 31 sa | 46 ye | 61 o | 76 ra₂ |
| 2 ro | 17 za | 32 qo | 47 ? | 62 pte | 77 ka |
| 3 pa | 18 ? | 33 ra₃ (rai) | 48 nwa | 63 ? | 78 qe |
| 4 te | 19 ? | 34 ai₁ ? | 49 ? | 64 re₂ ? | 79 ? |
| 5 to | 20 zo | 35 ai₁ ? | 50 pu | 65 ? | 80 ma |
| 6 na | 21 qi | 36 yo | 51 du | 66 ta₂ | 81 ku |
| 7 di | 22 ? | 37 ti | 52 no | 67 ki | 82 sa₂ ? |
| 8 a | 23 mu | 38 e | 53 ri | 68 ro₂ | 83 ? |
| 9 se | 24 ne | 39 pi | 54 wa | 69 tu | 84 ? |
| 10 u | 25 a₂ (ha) | 40 wi | 55 nu | 70 ko | 85 au |
| 11 po | 26 ru | 41 si | 56 pa₃ (ph) ? | 71 dwe | 86 ? |
| 12 so | 27 re | 42 wo | 57 ya | 72 pe | 87 twe |
| 13 me | 28 i | 43 a₃ (ai) | 58 su | 73 mi | 88 ? |
| 14 do | 29 pu₂ | 44 ke | 59 ta | 74 ze | 89 dwo |
| 15 mo | 30 ni | 45 de | 60 ra | 75 we | 90 two |
Skriba silabaro, laŭ linea B de Cnoso. (1300 jaroj a. de J.C.)
daŭrigota
— imatge 1 —
INFORMILO – 12 –
Depósito Legal B-42645-92 Edita Asociació Cultural Esperantista Eldonas Kultura Asocio Esperantista Prezidanto. Josep Mª Galofré Domingo Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32, ES-08202 Sabadell. Hispanujo Tel. (93) 7275021. Faksilo (93) 7836511. <jserrano@doc6.es> Oficiala sidejo de KAE, Montseny, 5, 1-er ES-08208 Sabadell. Hispanujo Delegacio en Terrassa: C.Civic M. Roig. C/ Sant Tomàs, 2. ES-08222 Terrassa. Kiel pagi: per poŝta ĝiro al Santiago Torné. C/ Roca 22, 3-er,1ª, 08208 Sabadell aŭ «La Caixa», konto 21000461960200045498 Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
Redaktistoj: Luis Serrano Pérez Santiago Torné i Grau
********************************************************
KRISTNASKA LOTERIO
Kiel en pasintaj jaroj KAE ofertas al siaj membroj, simpatiantoj kaj amikoj, la faman KRISTNASKAN LOTERION.
Verŝajne, ke por la nuna jaro la perspektivoj de sukceso estas grandaj. Kompreneble ni konsultis neniun diveniston, ĉar jam estas neniu en la mondo, kiu havos pli esperon ol la esperantistoj. Do, ni fidu kaj sekvu nian stelvojon.
Por la nuna jaro la elektita numero estas 2 5 8 0 6 kiel vi mem povas konstati ĝi estas bela kaj promesdona. Ĉiu numerigita bileto kostos tricent pesetojn. Vi povas mendi biletojn al nia adreso, sed ne malpli ol dek kaj kun anticipa pago, kompreneble ni liveros al vi la biletojn per registrita poŝto.
KAE, kiel ĉiuj aliaj Esperanto-grupoj de Hispanujo parte financas sian ekziston pere de ĉi tiu loterio. Do, kara amiko, krom aspiri ricevi gravan premion, vi ege helpos la ekzistadon de la grupo. Kaj se nia ŝanco estas plene sukcesa ni jam antaŭvidis helpon al Gresillon.
********************************************************
BARCELONA RENDEVUEJO
Karaj gesamideanoj, se vi loĝas en Barcelono aŭ venas al ĉi tiu urbo, ne forgesu, ke en Kafejo «Internet», Gran Via 656, ĉiun mekredon, de la 10-a horo ĝis la 11-a horo, kunvenas rondo de geesperantistoj, kies nura celo estas ĝui samideanajn konversaciojn pri la plej diversaj temoj. Informoj: 937275021 -Luis Serrano Pèrez
— imatge 5 —
KAE-Informilo -8-
83-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO
MONTPELIERO, DE LA 1ª ĜIS LA 8ª DE AŬGUSTO 1998
Post ne tre agrabla vojaĝo, agrable surprizis nin, kiam alveninte en Montpelieron unu tagon antaŭ la komenco de la UK, ni jam trovis en la stacidomo du afablajn virinojn, kun Esperanto-flageto enmane, pretaj por informadi kaj je la dispono de la kongresontoj. La eliro de la staciodomo iomete frapis niajn okulojn, la amasa disvolvado de flagoj, tiukaze francaj flagoj, kune kun restantaj spuroj de la lasta monda futbalkonkuro.
[BILDO p.5 | 11,28,29,44] Emblemo de la kongreso: arkadoj de grekstila konstruaĵo, leviĝanta suno, stelo kaj vinbero super ondoj, kun la tekstoj «MONTPELLIER 01 – 08 aŭgusto 1998» kaj «83-a Universala Kongreso de Esperanto».
S-ino Marie-George Buffet, ministro pri junularo kaj sporto, diris : «konsiderante la valoron de tiu aranĝo, kiu samatempe kunigos infanojn el diversaj landoj en Kongreseton en Sommières, plezure mi donas al la UK. mian altan protekton». Kvankam la nura deziro de ĉi tiu raportanto estis la ĉeesto al UK. ni ne forgesis la viziton al kvartalo «Antigone», novaj grekstilaj konstruaĵoj, desegnitaj de la kataluna arkitekto Ricard Bofill.
Precipe, post tiu vizito kaj en apuda loko nomata «La Triangle» ni legis luman anoncon pri Esperanto-ekspozicio en la Urbodomo.
Sabaton matene, post ricevi nian kongresan membrokarton kaj saketon kun la dokumentaro, laŭokaze ni iris en salonon destinita por ĵurnalistoj. Tie, mi hazarde konis la francan ĵurnaliston, de «l’ Humanité», sed hispana-kataluna devena, Eloy Martinez, kiu poste raportis pri nia UK. Unu el la plej aŭdataj demandoj de la ĵurnalistoj estis: kiom da Esperanto-parolantoj estis en la mondo? Kiu scias respondon, kiu scias kiom da ŝakludantoj estas en la mondo?
Oni povis legi anoncon apud franca leterkesto, en la halo de la kongresejo, dirante, ke la franca poŝto filetele stampos ĉiujn leterojn kun dato 7-a de Aŭgusto; la leterkesto elbordiĝis ĉiutage, sed… jam ni vidos.
Malgraŭ ke la kongreslibro formale malpermesis la disdonadon de paperoj aŭ varbiloj, mi enmanigis al miaj proksimaj, malproksimaj kaj ankoraŭ nekonataj geamikoj varbilojn pri nia Internacia Semajno.
Ke post la jam, por mi, tre multekosta kongresa aliĝo oni devis aparte pagi por preni parton en la Cseh-kurso kaj Cseh-seminario estas ĝi nek akceptinda nek kompreninda. Post tio, oni pensis, ke eble estis eraro tio de la favorprezo en la parkumejo de «Corum» por la aŭtomobiloj de la kongresanoj. Ne ĉio estis malfavora, ĉar la kongresanoj povis senpage trinki freŝan akvon, – tre agrabla pro la varmega vetero-, eble kiel afableco de la LKK. Kun la unua vizito al la libroservo, – impona librovendejo, kiu inkludis ankaŭ brokantaĵojn-, alvenis la interkona vespero.
KAE-Informilo -9-
Sendube por la unuafoja kongresanoj kiel ni, la solena inaŭguro, la dimanĉon 2-an de Aŭgusto, estis la plej alloga momento de la Kongreso. Nia kongresnumero estis malalta kaj tio permesis al ni eniri en la salonegon; oni devas memori, ke la aliĝintoj estis 3133, kaj post la numero 2300, preskaŭ 700 gekongresanoj devis spekti la inaŭguron en alia salono, pere de televidaparato sur granda ekrano.
Oni legis salutmesaĝon de la Ĝenerala Direktoro de UNESCO, de la Federacia Kancilero kaj Prezidanto de la Eŭropa Konsilataro, Victor Klima, mesaĝon de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Koffi Annan kaj de la eksa Ĝenerala Sekretario Boutros- Boutros-Gali.
Inter ni, ni jam konstatis la ĉeeston de kelkaj kongresanoj kaj kongresaninoj kun surmetitaj tipaj kostumoj kaj oni aŭskultis la salutojn de 60 reprezentantoj alvenintaj el 60 ŝtatoj de la mondo. Renato Corsetti anoncis la temon de la UK: «Mediteraneo, ponto inter kulturoj»… kvankam en alia momento, vjetnamano diris, ke por azianoj Mediteraneo estas nur lageto.
Post la inaŭguro, la Kongreso laboris senpaŭze. La programo enhavis 192 diversajn eventojn kaj estis malfacile diveni la plej taŭgajn. Mi mem trovis meze de homoj, kiuj parolis pri Dadaismo kaj Surealismo, aŭ alifoje inter «Ronda-katanoj», apud Marjorie Boulton, respondante mi mem al pola Radioparolistino pri nomoj de katoj, bestetoj, kiujn mi havis hejme almenaŭ antaŭ 60 jaroj: aŭ en alia prelego, germanlingve parolata sed kun samatempa Esperanto-traduko.
La ekumena diservo kunigis 700 homojn, kio surprizis al la mem organizantoj.
Samatempe okazis kaj mi ĝin ĉeestis, la prelego de Roberto Lloancy pri la «hispanaj respublikaj rifuĝintoj kaj la rolo de Esperanto en tiu rilato». La preleganto memoris la terurajn momentojn en Koncentrejo Sant Cyprien, kie kaj malgraŭ tio, ke la alteco de la tendoj devigis al la rifuĝintoj restadi sidantaj sur la sablo, okazis Kongreso de Esperanto la 4-n de Marto 1939. En tiu prelego ankaŭ parolis vidvino de unu el tiuj rifuĝintoj. Lloancy memoris, ke Antonio Marco Botella instruis Esperanton en alia koncentrejo, en Alĝerio.
«Helpu al Gresillon», ke ĉi tiu jaro jam ne funkcias Esperanto, estis konstante ripetata. Mankas solvon antaŭ la impona budĝeto por adapti aŭ reformi tiun kastelon.
Unu el la prelegoj evidentigis la gravan problemon ene de kelkaj bibliotekoj kaj privataj kolektoj de Esperantaĵoj, nunatempe en manoj de plej aĝuloj. Kion oni povas aŭ devas fari por savi tiujn bibliotekojn?
Pri la rezulto de Belartaj Konkursoj de UEA, kiujn niaj legantoj povos ( aŭ jam legis) en aliaj revuoj, mi nur memoras la amason da premioj gajnitaj de Jorge Camacho. Gratulon!
Ĝenis iomete la poŝtelefonoj, kiuj sonadis dum la prelegoj kaj ankaŭ la amaso da fotistoj kaj videofilmistoj.
Bonaj la artaj festivaloj, kun tre laŭdindaj mencioj por la teatra programo «Meluzinda la Grada Fejno» kaj ankaŭ «La rompita virino» de Simone de
— imatge 6 —
KAE-Informilo -10-
Beauvoir, majstre interpretita de Vida Jerman.
Mardon, la 4-an de Aŭgusto, tutataga ekskurso kun amaso de busoj al diversaj lokoj. Mi preferis Avignon kaj tagmanĝon en Fonto de Vaucluse.
La «surprizo» de la tre lanta bankedo ( de la 20:45 ĝis la 1:45) sed kun tre bonaj manĝaĵoj, abundaj vinoj kaj aliaĵoj, estis la vortoj de Osmo Buller, kiam li anoncis la novan UEA-prezidanto s-anon Kep Enderby, eksjustica-ministro de Aŭstralio kaj la adiaŭo al prezidinto Lee Chong-Yeong. Samatempe kaj en la halo de la kongresejo, okazis «furioza» balo, al kiu kaj danke al la lanta bankedo, ni ne povis ĉeesti, bedaŭrinde.
La akcepto en la urbodomo estis nur por honoraj membroj, LKK kaj aliaj gravuloj.
La prezentado de la novaj kongresurboj (Berlino 1999, Tel-Avivo 2000 kaj Zagrebo 2001) bone funkciis, escepte kiam oni insiste petis klarigon pri pasporta vizo al Israelo. Israelianoj garantiis la vizon, iuj ne kredis tion, sed eble la problemon kreis aliaj landoj, ne Israelo.
Dum la kunveno de Esperantlingvaj verkistoj kaj la nova komitato ĵus konstituita, aprobis gravan iniciaton de verkisto Manuel de Seabra; tio estas, kandidatigi William Auld por Nobelpremio en la Literatura fako, pro lia verkado Esperantlingve. Malfacile realigebla ideo, sed laŭdinda, kiu meritas la apogon de la tuta Esperanto-komunumo.
Sabaton, la 8-an de Aŭgusto alvenis la solena fermo de la kongreso. kun iomete malpli da ĉeestantoj ol en la inaŭguro, ĉar laŭ nia scio la samatempa televida projekciado en apuda salono ne estis bezonata. Kiam la LKK, – amaso da organizantoj kaj kunlaborantoj -. estis petata supreeniri al la scenejo, ili ricevis daŭran kaj sonoran aplaŭdadon, kune kun floroj, aliaj donacoj kaj libroj, precipe «Monumente pri Esperanto». En tiu fermo, la estraro petis fortan aplaŭdon por Antonio Marco Botella, kiu tre zorge preparis sian intervenon en la ĉefa temo de la kongreso kaj poste bedaŭrinde, malsano malpermesis lian partoprenon. Parolis Louis Zaleski-Zamenhof, kiu ŝerce diris, ke Esperanto junigas la homojn, ĉar li mem en antaŭaj kongresoj estis patro kaj avo, kaj nun etas nepo.
Kun sentemaj vortoj por nia prezidinto, Lee Chong-Yeong okzis la transdono de malpeza flago al la berlinanoj – kiu poste transformiĝos en plumban flagon-. kaj la vortoj adresitaj al Unuiĝintaj Nacioj, al la UNESCO, al la landaj kaj fakaj organizaĵoj de la Esperanto-komunumo, vortoj entenitaj en la Rezolucio, prezidanto Kep Enderby fermis la 83-an Universalan Kongreson de Esperanto.
SANTIAGO TORNÉ
************************************************************
PORTU ĈIAM LA VERDAN STELON. PAROLU ĈIAM EN ESPERANTO.
KAE-Informilo -11-
KAE-Informilo informas:
GRESILLON
[BILDO p.6 | 59,10,75,27] Desegnaĵo de la kastelo Gresillon kun arboj, vidata trans lageto kun boato.
Pasintan jaron, komisiono pri sekureco vizitis la Kastelon kaj deklaris, ke ĝi ne estas sufiĉe sekura. Ili postulis plibonigon de la instalaĵoj, laŭ sekureca vidpunkto: precipe estas elektroinstalaĵoj, hejtilo, protekto kontraŭ fajro, alarmoj, ktp… La rezulto estas, ke por efektivigi tiujn postulatajn reformojn aŭ modifojn,interne de la konstruaĵo, estas bezonataj unu miliono da francaj frankoj. Tiu astronomia monsumo evidente ne troviĝas en la kaso de la Kastelo. Nu, komenciĝis grava dilemo, kion fari? kiel akiri tiun monsumon?, ĉu ekzistas aliaj rimedoj?. Sed la realo estas, aŭ solvo estas trovata aŭ la Kastelo restos por ĉiam fermita.
***********************
BABILADOJ
La 15-an de novembro komenciĝos nova serio de «Babiladoj». Tiu babilado okazos en Sabadell, ĉe Centro Civic Creu Alta, C/ Major, 70. La temo estos : AFRIKO. Kompreneble pliajn detalojn vi ricevos per aparta poŝto, kiel en aliaj okazoj. Ne forgesu la 15-an de novembro SABADELL.
***********************
ASTROLOGIO
Baldaŭ oni fondos la organizaĵon «Astrologia Esperantista Societo». Ili serĉas gesamideanojn interesataj en tiu scienco kaj kiuj estos pretaj kunlabori.Skribu: al d-ro Róbert Nagy; prof. pri Astrologio. Köztàrsasàg ter 16. HU-10801 BUDAPEŜT (Hungarujo) rete AstrEsp@dpg.hu
***********************
NI PLEZURE SALUTIS GESAMIDEANOJN
Survoje al la Universala Kongreso en Montpeliero, ni renkontiĝis kun karavano de brazilaj esperantistoj en la ESPERANTO- GRUPO UNESKO de Barcelono. Ankaŭ tie troviĝis d-ro José Antonio Vergara de Ĉilio kaj prof. Ricardo Salazar Crespo, de Kubo . Do agrablaj momentoj kaj multe pli pro la malavara gastemo de la UNESKO ESPERANTO-GRUPO.
Kaj en nia merkreda rendevuejo ni havis la plezuron saluti la geparon Tacuo Huĝimoto de Japanio, kiuj ankaŭ sin direktis al Universala Kongreso.
***********************
NOVA ASOCIO
Esperanto-Asocio de Humanistoj fondita. Ĉi tiu nova asocio jam publikigis tri numerojn de sia organo «La Humanisto», kiu traktas temojn, kiel apologio de Humanismo «Religio -necesa? dezirinda? kaj «Elstare konataj humanistoj». adreso: Esperanto-Asocio de Humanistoj. W.H. Simcock, Clayton House, Butterton, Leek, Staffis. BRITIO.
2a època, núm. 25, gener-març de 1999

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 25, gener-març de 1999.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 54,2,99,32] Emblemo de la asocio en verda kadro: grandaj literoj «K», «A» kaj «E» kun kvinpintaj steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», malsupre dekstre «Katalunujo», vertikale maldekstre la subskribo «Kintana».
Nº 25. Dua epoko. Dektria aperjaro. Januaro/Marto 1999
ĜENERALA ASEMBLEO DE «K.A.E» 1999
Laŭ statute nia nunjara Asembleo okazos la 31-an de Januaro. Unua konvoko je la 11:00 horo. Dua konvoko (se necesa) je la 11:30 horo.
Sub la jena tagordo
Aprobo (aŭ ne) de la protokolo de la Asembleo 1998.
La Sekretario informos pri la laboro de K.A.E. dum 1998.
Informo de la K.A.E – Sekcioj.
La kasisto informos pri la financa situacio.
Parta renovigo de la estraro.
Projektoj por 1999.
Demandoj, sugestoj, proponoj.
LA ASEMBLEO OKAZOS EN «C. CIVIC CREU ALTA» C/ MAJOR 70. SABADELL.
Kara kunmembro, simpatianto, amiko, venu al la Ĝenerala Asembleo de K.A.E. ni atendas vin Ni devas kiel eble plej bone organizi nian estontan laboron kaj por tiu tasko estas bezonata la kunlaborado de ĉiuj La Asembleo estas la ĝusta loko kie vi povas eksponi viajn ideojn
Josep Mª Galofré Domingo (Prezidanto)
— imatge 2 —
KAE-Informilo – 2 –
«6ª INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO» CALAFELL (TARRAGONA) 3-10 AL 10/10/1998
Al ĉi tiu Esperanta internacia evento aliĝis 64 geesperantistoj, escepte de unu, kiu malsaniĝis, ĉiuj ĉeestis. El tiuj 64 aliĝintoj 21 estis eksterlandanoj, kio donis brilon kaj prestiĝon al nia «Semajno».
Mi ne dubas, ke se mi prezentas la «Semajnon» tute sukcesan, mi nur transkribus la pensojn de ĉiu ĉeestanto. La interna etoso de la «Semajno» estis tiu – de unu granda familio -, kaj vere oni povas aserti, ke ni vivis dum unu semajno en la vasta Esperantujo. Senzorge pri budĝetoj, estraroj kaj aliaj problemoj de la kongresoj, la «semajnuloj» plene sin dediĉis al ĝuado, al personaj kontaktoj kaj aliaj plezuroj, kiujn ebligas al ni tiu mirakla lingvo nomata Esperanto.
LA INAŬGURO
Inaŭguro estis prezidata de s-ro Jordi Alcaraz, vicurbestro de Calafell, kiu kiel en aliaj multaj okazoj deziris al ni sukceson en nia agado, kaj li reliefigis nian fervoron por plibonigi kaj solvi la lingvan problemo. Kiel memoraĵon ni enmanigis al li tabuleton kun teksto aludanta la inaŭguran tagon, kaj ekzempleron de Don Kihoto. Nia prezidanto lin dankis.
Sekve salutis nome de la esperantistaro de siaj landoj la jenaj esperantistoj; s-no M. Sudec (Kroatio), S-ano Prof. Arpád Máhté (Hungario), S-anino K. Fosesvall (Svedio), S-ano Aldo Formagio (Italio), S-anino Elfried Sudec (Germanio), S-anino Verena Chaves (Svisio), S-ano Rollan Accomiato (Francio) S-anino M. Delagneau anoncis polan saluton. S-anino Carla de Lorenci nome de ILEI. Fine nia prezidanto salutis nome de Hispanio kaj dankis ĉiujn pro iliaj bondeziroj pri la «Semajno». Kaj honore al la veteranoj salutis ankaŭ s-ano Salvador Guma, la veterana hispana esperantisto 97 jaraĝa.
La tuta «Semajno» disvolviĝis en bela aŭditorio, kiun tre ĝentile metis al nia dispono la urbestraro de Calafell. Krom de la kvin prelegoj, pri kiuj legos en aparta raporto, la tutaj ceteraj programeroj ankaŭ okazis en la aŭditorio, escepte de la debatoj, kiuj okazis post la vespermanĝoj kaj la amuzigaj vesperoj kiuj disvolviĝis en la salono de la hotelo. El inter tiuj programeroj, de la aŭditorio elstaris la kurso laŭ Cseh-metodo, kiun kun eksterordinara entuziasmo kaj kompetenteco gvidis la fervora itala esperantistino Carla de Lorenzi. Foto pri la kurso aperis en la provinca ĵurnalo. Ankaŭ funkciis modesta libro-servo.
DEBATOJ
La debatoj, kiuj, kiel dirite supre okazis en la salono de la hotelo temis pri: Kiel vi fartas s-ro EŬRO ?. Ĉu estas homa naskiĝo-krizo? kaj Ĉu funkciis bone la «Semajno?.
— imatge 2 —
KAE-Informilo – 3 –
Pri la unua, oni diris, ke la nuna monda krizo pri la financoj kaj la borsoj, ne tuŝis la Eŭron, ĉar ĝi estis ankoraŭ ne naskiĝonta. Ĉiuj estis favoraj al la Eŭropa Unio, sed la plimulto konsideris, ke la nunaj problemoj ne estos solvataj de la Eŭropo de la eŭro, ĉar la reĝimo-sistemo de la Eŭropa Unio estos simila, sama al tiu nuna aktuala, sociasistemo kiu kreis tiun amason da senlaboruloj. Aliaj opiniis, ke la situacio malpliboniĝos, ĉar la nova Eŭropo estos la Eŭropo de la monopoloj kaj grandaj kapitaloj. La fina opinio de ĉiuj estis: Ni jam vidos.
La dua debato pri Naskiĝo-krizo, unue oni menciis, ke nunatempe Hispanio estas la lando en la tuta mondo, kun pli malalta procento da naskiĝoj. Kompreneble ĉi tiu temo estis diskutata laŭ vidpunktoj pri Eŭropo. Ĉiuj konsentis, ke tre malpliiĝis la bebo-naskiĝoj. Kaŭzoj: precipe la moderna vivo, la egoismo de gepatroj, kiuj preferas ĝui modernaĵojn sen la familiaj problemoj, la virinoj, kiuj preferas laboron anstataŭ resti hejme zorgante infanojn, la tre alta kosto de loĝejoj kaj precipe la senlaboreco. Neniu deziras havi filojn, por ke poste ili plilongigu la vicon de senlaboruloj. Mi ripetas, ke tiu ĉi debato disvolviĝis laŭ nunaj kondiĉoj de vivo en Eŭropo. Ĝi riĉigis, kiel la du aliaj danke al partopreno de esperantistoj el ok nacioj.
La tria debato temis pri la Funkciado de la «Semajno». Ni ne volis atendi izolitan kritikojn ĉu favorajn aŭ malfavorajn kaj vendrede post la vespermanĝo, ĉiu restis libera, en amika rondo, eldiri siajn opiniojn. Ĝenerale la opinioj estis ege favoraj, kun la espero de plia pliboniĝo. Oni rimarkis, ke en tiu dato estas normala labora epoko, kio bremsas la eblan aliĝon de aliaj geesperantistoj. Sed la dato, tio estas en la monato oktobro estas kiam la hoteloj prezentas pli favoran prezon. Informadi konstante estis la konsiloj de aliaj, kion fakte la organizantoj jam faras.
En la sama salono de la hotelo, post la vespermanĝo oni okazigis tri amuzigajn vesperojn. Jam la sabaton: Interkona vespero, kie ne mankis refreŝigaj trinkaĵoj kaj kukaĵoj. Merkredon : babilado dum kafo-trinkado sen antaŭvidita temo. Jaŭdon: La «Habanaĵoj» tipaj katalunaj kanzonoj, kiuj montras la nostalgion de la katalunaj enmigrintoj en Kubon, kiam ili revenis al Katalunujo. Tiujn kanzonojn harmoniigis profesia «Grupo de Habaneras», krome la fama «cremat» flamigita rumo, kiu levis la spiriton esperantistan al plej alta pinto.
LA EKSKURSOJ
Duona taga ekskurso al la malnova Calafell. Ni vizitis la kastelon, konsiderata tiutempe, en la mezepoko, kiel turo por la defendo de la vilaĝo. Parto el ĝi jam detruita, sed kun kapelo bone zorgita kaj en kiu oni konserviĝas belaj murpentraĵoj. Saman tagon ni ankaŭ vizitis la «Iberian Vilaĝon». Eĉ se iomete rekonstruita, en ĝi oni povas bone vidi kaj konstati la penigajn kondiĉojn en kiuj vivis niaj pra-praŭloj, ja antaŭ 2000 jaroj. Ŝajnas ne eble, ke en tiu ĉambraĉoj povis disvolviĝi la homa vivo. Vizito rekomendinda.
La tutatagan ekskurson ni dediĉis al Montserrat, jam de ni sufiĉe konata
— imatge 3 —
KAE-Informilo – 4 –
monahejo. La eksterlandaj samideanoj, kiuj por la unua fojo ĝin vizitis restis mirigitaj de tiom granda beleco de la ĉirkaŭanta pejzaĝo. Nu, ni ankaŭ povis vidi kaj aŭskulti la faman infanan ĥoron «Cors de l’ Escolonia de Montserrat». Tie ni tagmanĝis kaj revene al Calafell ni vizitis ĉampankelon, kie ni estis abunde regalataj kaj la plej granda parto de la samideanaro sin provizis de ĉampano kaj likvoroj.
La alian duontagan ekskurson ni dediĉis por viziti imponan bienon, de iu kataluno kiu iris al Kubo kaj reveninta en Katalunujon (sendube tre riĉa) kreis grandegan ĝardenon per plantoj alportitaj de Kubo. Kaj en tiu vespero ni ankoraŭ havis tempon por viziti la nomatan «Roc de Sant Caietà», apud la mediteranea maro, en kiu estas reprezentataj ĉiuj konstruaj stiloj de la diversaj hispanaj regionoj.
LA PRELEGOJ.
«HISTORIO kaj BIBLIOGRAFIO de la Esperanto-Periodaĵoj»
D-ro Arpád Máthé (Hungarujo). Dimanĉon la 4-an de Oktobro.
Sciante nin pri la ekzisto de pli ol 10.000 periodaĵaj titoloj en nia internacia lingvo, tio estas, pli da periodaĵoj ol da libroj kaj sub la averto ke «kolekti signifas savi», nia preleganto komencis sian intervenon. Pri la ideo de kolektado, li substrekis, ke la revuoj aŭ periodaĵoj, – kutime al kio okazas aŭ povas okazi kun la libroj-, ne estas reeldonotaj, se ni esceptas la laboron faritan de Ito Kanzi «Ludovikito», en Japanujo.
Jam en 1934 aperis la unua grava bibliografio de la planlingvaj periodaĵoj sub la titolo «Katalogo de la Esperanto-Gazetaro» kompilita de D-ro Josefo Takács, hungara dentkuracisto kaj dum pli ol 60 jaroj ĝi estis la sola gazetara katalogo de la Esp.-komunumo. La katalogo donas informojn pri 1274 Esp. – gazetoj, aperintaj inter 1889-1934, kaj ĝi restis ĝis la hodiaŭaj tempoj manlibro de bibliografoj kaj redaktoroj de la tutmonda esperantistaro.
Laŭ iniciato de Lluis Hernández Izal, fondiĝis en Budapeŝto Laborrondo Takács, por daŭrigi la bibliografian agadon de tiu eminenta esperantisto. Krom Hernández Izal estis fondaj anoj s-ino Ana Molera kaj la preleganto mem. La gazetara parto de iliaj propraj bibliotekoj en 1997 havas ĉirkaŭ 22 mil kompletajn jarkolektojn de Esp.-periodaĵoj. Muzeo en Sant Pau d’Ordal oferas al la studemuloj pli ol 10 mil kompletajn kaj 8 mil nekompletajn jarkolektojn.La malnova gazetkolekto de s-ro Ramón Molera (6 mil kompletaj fakkolektoj) post la morto de la fama kolektanto ĝin prizorgas fakserte lia filino Ana Molera Urgellés. La gazetara parto de la preleganto enhavas 6 mil kompletajn jarkolektojn de Esp. -peridodaĵoj. Inter 1987 kaj 1993 aperis «Cirkulerletero de Laborrondo Takács», kaj la nova periodo de agado de la fonda triopo komenciĝis en julio 1993, kiam aperis la unua numero de «Periodaĵoj», en Budapeŝto, la bibliografia organo de Rondo Takács.
La preleganto profundiĝis ankaŭ en la graveco de la bultenoj eldonitaj de la
— imatge 3 —
KAE-Informilo – 5 –
lokaj, landaj aŭ fakaj kluboj. Memoris la revuon «Monato»n, ne por Esperanto sed nur en Esperanto. Ne forgesante, ke periodaĵoj estas kiel «orfa infano» por bibliotekoj, la aktuala resumita rezultato de Rondo Takács, en aprilo 1997, havas informojn pri 10.638 Esperanto-periodaĵoj. Tiel omaĝas la posteuloj al tre estimataj antaŭuloj por vastigi nian konon pri unu el la kolonoj de nia skriba kulturo: la periodaĵoj.
GAUDI kaj lia VERKO.
S-ro Martí Guerrero. Lundon la 5-an de Oktobro. Matene.
Tiun prelegon, kun projekcio de lumbildoj kaj sonbendo, ni povas enkadrigi, kiel promenado tra la modernisma vojo de la arkitekturo, ne nur de la nuna Barcelono kaj aliaj urboj kie Gaudi lasis siajn spurojn.
Modernismo, kultura movado, kiu aperis en Okcidento fine de la pasinta jarcento. La vorto signifas «guston por tio kio estas moderna» kaj tiu vorto jam estis aplikata tiutempe kiel «deziro rompi kun la estinteco kaj serĉi ideojn kaj novajn formojn». Kaj ene de tiu arta fluo, speciale brilas tiel la nomo kiel la verko de Antoni Gaudi, naskiĝinta en Reus (1852) kaj forpasinta en Barcelono (1926),pro malfeliĉa trama akcidento.
Ĉiu epoko havas siajn proprajn prosperantajn homojn, kaj en tiu epko de Gaudi tiuj prosperantoj estis la tiel nomataj «indianoj», tio estas, la elmigrintoj kiuj revenis al la lando el la amerikaj hispanaj kolonioj. Multaj el tiuj homoj sentis specialan deziron starigi grandiozajn, belegajn kaj luksajn loĝejojn.
Tiutempe, dum la lasta duono de la 19-a jarcento, la arkitekturo, kiel aliaj belartoj estis precipe eklektika, kio konsistis en miksaĵo de du aŭ pliaj stiloj, kiel romanika kaj mudehara konstruostiloj aŭ gotika kaj baroka kun bizancaj ornamaĵoj. Ene de tiuj stiloj, Gaudi konstruis en 1886 la Palacon Guell, kie oni trovas neogotikan strukturon, islamajn influojn kaj brilajn ornamaĵojn pere de bunta ceramikaĵo. La konstruado de domo nomata «Calvet» atingis la Barcelona-n Premion de la Urbestraro. La fasado de la domo «Batlló» (1905) signifas ĉelon de rampuloj.
Domo «Milá» pli konata kiel «La Pedrera» (Ŝtonaĵo) estas domo de organaj formoj kiel ursoj, kun malfermitaj buŝoj kapo-skeletoj, ktp. kaj UNESKO deklaris ĝin mondan heredaĵon. De la jaro 1900 estas la konstruaĵo «Parko Guell», kiu unue estis projektita kiel restadeja kvartalo, sed la ideo ne prosperis. De tiu parko oni rimarkas la klinigitajn pilierojn kaj la grandan benkon, ornamita de buntaj malgrandaj ŝtonoj. Kiam Gaudi finis la konstruadon de «La Pedrera» li dediĉis sian tutan tempon kaj kuraĝon por la konstruado de la preĝejo «Sagrada Familia», lia plej elstara verko, kies konstruado ankoraŭ daŭras, nunatempe sub la gvidado de la arkitekto Subirachs. Kaj fine oni povas konstati, ke la tuta verko de Gaudi estas karakterizata de konstruaj eksperimentoj, kiuj kondukas al propra stilo de nova teknologio por ellabori la ŝtonon, la lignon kaj la forĝitan feron.
— imatge 4 —
KAE-Informilo – 6 –
HISTORIO en la MEZEPOKO. (MEDITERANEO, PONTO INTER KULTUROJ)
S-ano Antonio Marco Botella. Lundon la 5-an de Oktobro. Postagmeze.
La temo de la UK de Montpeliero estis: «Mediteraneo, ponto inter kulturoj», kaj ene de tiu temo nia s-ano Marco devis prelegi pri Historio kaj Kulturo en la Mezepoko. Bedaŭrinde tiumomente li estis hospitaligita kaj ne povis veturi al la Kongreso. Pro tio, li petis al s-ano Corsetti legi tiun prelegon, tamen kaj malgraŭ la peto de kelkaj kongresanoj, la prelego ne estis publike legita. Pro tio kaj kiel juvelo por nia Internacia Semajno, la preleganto je la unua fojo legis ĝin al ni.
La vortoj de Marco precipe estis mesaĝo pri la kulturo kaj scienco elflorintaj en Al-Andalus (Iberiaj teritorioj) de la 8-a ĝis la 16-a jarcentoj. Kompreneble skize skribi pri tiu prelego estas laboro neatingebla por la recenzanto, ĉar ĝia amplekso ne permesas eksponi en kelkaj linioj la eruditecon de la oratoro. La temo pli kaj pli vekas la emon eniri en ĝian scion, ĉar ĝi raportas brile kaj klare la paŝojn, kiujn mediteraneaj kulturanoj sekvis ĝis la Eŭropa lando, kiun ili transformis kune kun ties enloĝantoj kreante novan kulturon, kiu funkciis kiel vera ponto inter mediteraneaj kulturoj.
Li komencis menciante la jaron 632-n, dato kiam forpasis la islama profeto Mahometo.
Jam en la jaro 708 kun la konkero de Tanĝero, la tuta Nord-Afriko restis sub la kontrolo de la arabaj trupoj, sed la historio de la alveno de la araboj al «La Hispania» estas plena de legendaj epizodoj malfacile pruveblaj. Estis en la jaro 710 kiam ĝeneralo Musa ibn Nusayr ordonis al sia subkomandanto Tärik ibn Zirad translokiĝi al Hispanio kun cent soldatoj de kavalerio kaj 400 pliaj de infanterio, en esplora misio por eventuala invado de «La Hispania», tiam regata de gotoj. Apenaŭ la reĝo de la gotoj, Don Rodrigo, eksciis pri tiu invado li marŝis rapide suden kun sia armeo trovante la malamikojn apud rivero Guadalete (Wädi-Lakka por la araboj). Post granda batalo Don Rodrigo estis venkita kaj mortigita. Komandanto de la armeo de Don Rodrigo estis Don Julian Oppas, gubernatoro de Ceuto, kiu havis filinon nomata La Cava kaj la legendo diras, ke tiu filino estis logita kaj perfortita de Don Rodrigo kaj ke, kiel venĝon, Don Julian sugestis al la araboj invadi Hispanion.
En la jaroj 712-713 la araba invado daŭrigis sian progresadon, okupante Toledon, Alba-n de Tormes, Salamankon, Zaragozon, Lleidon, Barcelonon kaj trans la Pirineoj, Narbonon, Avinjonon kaj Lionon ĝis Puatiero.
La morto de Abd al Azziz senstabiligis la politikan situacion de Al-Andalus pro rivalecoj plej diversaj el pluraj minoritatoj, kiuj malfaciligis la disvolvon de la ia ajn efika politiko de la sinsekvaj arabaj gubernatoroj. Dum tiuj eventoj okazis en Al-Andalus, la centra registaro de Damasko travivis teruran nesubteneblan krizon. En la jaron 749 konspiro politiko-religia kaj sekva ribelo sukcesis, kaj en la 750-jaro nova kalifo el la familio «abbasia» estis proklamita en Küfo kaj venkita kaj mortigita la lasta Kalifo de la omaja dinastio, Märwan la 2-a. La nova
— imatge 4 —
KAE-Informilo – 7 –
abbasia reĝimo dezirante certigi sian estonton kaj eviti eventualajn rivalojn de la omaja dinastio, ruze preparis bankedon kaj «invitis al ĝi ĉiujn membrojn trompe indikante ilin per definitiva paco inter niaj familioj», sed dum la festo oni murdis ĉiujn omajajn invititojn.
Preter la Pirineoj, la reĝo Karolo la Granda, en tre bonaj rilatoj kun la abbasia de Bagdado, pretendis konkeri Al-Andalus la jaron 778-n, sed nur konkeris Pamplonon kaj sieĝis Zaragozon.
Poste Abd al-Rähman sin dediĉis al la kreado kaj disvolvigo de la agrokulturo, artoj, sociopolitiko, kaj pliaj kulturoj realigeblaj en Al-Andalus kaj li strebis disvastigi inter siaj regatoj la kutimojn de la araba popolo: amo al la poezio.(Al la studemuloj de tiuj jarcentoj, precipe de ĝia beletro, ni varme rekomendas la antologion «Lirikaj perloj» verkita de nia preleganto, kiu permesos al ili eniri en la kernon mem de la araba poezio en nia lando).
Oni devas rimarki, ke la sukcesintaj emiroj daŭrigis en ilia celo plialtigi kaj disvastigi la kulturan laboran artnivelon kies iniciatinto estis Abd al Rähman kaj tio situigis al Al-Andalus inter la plej brilaj landoj tiuepoke.
La preleganto detale parolis pri eventoj de la sekvantaj jarcentoj de tiu periodo kaj finiĝis menciante, ke en la ankoraŭ ekzistantaj palacoj de la Granada Alhambro, lasta hispana-araba tajforegno konkerita de la kristanoj, oni povas legi 33 poemojn verkitajn sur ĝiaj muroj de la lastaj poetoj de la Al-Andalus.
«PLANEDIĜO kaj HOMARUNUIĜO».
S-ano Giordano Moya. Mardon la 6-an de Oktobro.
S-ano Moya komencis asertante, ke nunatempe ni troviĝas en socia situacio de planediĝo, precipe financa kaj ekonomia, kaj kutimoj kaj moroj ŝanĝiĝas: manĝaĵo rapide kuirita, elektraj aparatoj, loĝado en multetaĝaj domoj, estas iuj signoj de tiu ŝanĝiĝo. En kelkaj landoj, kiel reakcio aperas fundamentalismoj religiaj, politikaj, naciismaj kaj eĉ etnismaj, kiuj sin fermas kun fanatikeco, negante la dialogon.
Li mencias kelkajn sociajn malekvilibrojn kaj la precipa estas la ekonomia malekvilibro. La libera merkato, la nemultekosta transporto kaj kapablo de produktado, generas akran kukurencon. Certaj lokoj havas grandan prosperon kaj en aliaj lokoj aperas ruiniĝo. La grandaj transnaciaj entreprenoj povas havi lokon de direktado, plej potencaj ol la ŝtatoj. Do, ni troviĝas en ekonomio neniam antaŭe spertita.
Certe, ke nia historia tempo estas kriza pro la financa kaj ekonomia planediĝo kaj fakte, ke la usonaj moroj kaj kutimoj disvastiĝas ĉien. La tradicia vivado malaperas kun ĝiaj valoroj, ĉu pozitivaj, ĉu negativaj.
Kompreneble al planeda ekonomio devas respondi planeda socio. Nunatempe la hegemonio estas la usona en granda mondparto, sed ankaŭ tendencas al japana hegemonio, sekvata de Ĉinujo kaj riskas, ke tiu planeda socio estu organizata laŭ hierarkia povo. La nova naskiĝonta planeda organizo devas esti
— imatge 1 —
KAE-Informilo 12
Depósito Legal B-42645-92 Edita Asociació Cultural Esperantista. Eldonas Kultura Asocio Esperantista. Prezidanto. Josep Mª Galofré Domingo. Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32, Es- 08202 Sabadell. Hispanujo. Tel. 937275021. Faksilo + Tel. 937836511, luis_serrano@mixmail.com Oficiala sidejo de KAE. Montseny, 5, 1-er ES-08208 SABADELL Hispanujo. Delegacio en Terrassa. C. Civic M. Roig. C/ Sant Tomás, 2. ES-08222 TERRASSA. Hispanujo. KIEL PAGI: per poŝta ĝiro al Santiago Torné. C/ Roca 22, 3-er, 1ª. 08208 SABADELL aŭ «La Caixa»-konto, 21000461960200045498. Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
Redaktistoj Luis Serrano Pèrez Santiago Torné i Grau
PERADO DE REVUOJ 1999
Luis Serrano Pèrez
HEROLDO DE ESPERANTO. Minimume 16 n-oj jare. Grandega formato. PREZO ABONO UNU JARO 3950 pesetoj. Ĉiu abono komenciĝas la 1-an de januaro. Petu provekzempleron.
INTERNACIISTO Organo de Komunista Esperantista Kolektivo. Ses numeroj jare. Formato DA4.Prezo 1.500 pesetoj. La abono komenciĝas la 1-an de januaro. Petu provekzempleron.
LA GAZETO. Ĝia abonado estas jena: ses numeroj 4.500 pesetaj. Petu provnumeron.
LITERATURA FOIRO. Ĝi konsistas el 56 paĝoj kaj prezas 4240 pesetojn. Kiel pagi: Al konto en «Caja Postal» 13029234062813014606. (se vi pagas al ĉi tiu konto vi evitos sendokostojn, sed avertu min per poŝtkarto, ĉar «Caja Postal» ne informas pri la pagintoj. Ankaŭ povas pagi per poŝta ĝiro. Adreso: Luis Serrano Pèrez. Font Nova 32. 08202-SABADELL
Santiago Torne i Grau.
KAE-Informilo La abono por 1999 prezas 1000 pesetojn. Geedzoj nur 1500 ptojn kaj ĉiu cetera membro de la familio 500 ptojn. Krome vi estas konsiderata membro de la KAE. Per poŝta ĝiro al s-ro Santiago Torné. C/ Roca 22,3-er, 1ª, 08208 SABADELL aŭ al «La Caixa», konto: 21000461960200045498.
Martin Bustín Benito.
SENNACIULO. Organo de SAT. Adreso: Apartado 4143. 03080-Alicante. Membroj 4200 ptojn (kotizo kaj abono) nemembroj 4620 ptojn. Konto «Caja Postal» 13020482990023052950
Fèlix Gómez Martín.
EL POPOLA ĈINIO. 5.100 ptojn. Adreso: C/ Corbeta 8,5A. 28042-MADRID
— imatge 5 —
KAE-Informilo – 8 –
fundamentita sur reciprokra interkompreniĝo kaj la propra respondeco. Fariĝos necese krei ekonomion, kiu zorgu pri la distribuado de la laboro kaj investu la produktantan riĉecon en favoro de socia solidareco. Nova mondorganizo fariĝas nepre necesa. Planeda socia organizo devas sekvi al la ekonomia planediĝo.
Tio dezirinda estas federacio de urboj, regionoj kaj landoj, kaj loke aranĝi la problemojn. Nur la problemoj mondskale devas esti aranĝitaj de mondaj institucioj. Tio grava estas forta civitana socio, kiu transiru la landolimojn ĝis la planediĝo.
Kiel okazis en Renesanco, la nova kultura movado devas konsciigi ĉiujn pri la nepra neceso de homarunuiĝo en la kadro de supera civilizacio en toleremo, komprenemo, demokratia regado kaj solidareco kaj kiu povas encerbigi tiun novan renesancan kulturon tra la tuta mondo. Se tion intencas fari Usono per la angla lingvo nur kondukos al tutmonda imperio: Ni jam posedas la instrumenton, la lingvon Esperanto-n. Eble la idealo de Zamenhof de antaŭ pli ol cent jaroj povas aperi romantikisma , ĉar unuigi la homaron ne estas tiel simpla kiel ŝajnis tiutempe. Sed la supernacia lingvo Esperanto devas esti la portanto de tiu nova Renesanco.
«APLIKADO de ESPERANTO por la SCIENCOJ kaj FAKOJ»
D-ro Arpád Máthé. Vendredon la 9-an de Oktobro.
La preleganto diris, ke en la mezepoko ne ekzistis problemo de komunikado inter la sciencistoj danke al latina lingvo. La problemo naskiĝis kun la malapero de la latina, ĉar en tiu momento studemuloj adoptis diversajn lingvojn por interŝanĝi siajn laborojn; unue la ĥemiistoj daŭrigis kun la latina, poste kun la franca kaj fine kun la germana. Alvenis poste la angla kaj en kelkaj rondoj la rusa. Nunatempe, malgraŭ ĝia malfacileco, la angla lingvo estas la plej uzata.
Esperanto povus atingi grandan rolon se oni volus akcepti ĝian facilecon, ĉar ĝia lernado postulas nur dek procentoj de la laboro kompare kun aliaj lingvoj. Jam nia internacia lingvo atingis grandan reliefon inter la du mondmilitoj; tiutempe oni jam eldonis bultenon ISAE. Estas menciinde, ke Esperanto, kreita en 1887, estis jam uzata en 1889 de la Franca Akademio pri Sciencoj.
Asertas nia preleganto, ke ekde la unuaj jaroj (1901-1904) oni trovas sciencajn librojn kaj revuojn en Esperanto kaj surprizas nin pro la fakto, ke ekzistis antaŭe scienca revuo (1904) ol revuoj pri la lingvo Esperanto mem. Inter aliaj, elstaras la verkoj de Charles Veraux pri fotografio.
En la jaro 1950, 85 japanaj sciencistoj (inter ili 68 katedraj profesoroj) decidis la eldonon en Esperanto, almenaŭ unu fojo jare, de unu el siaj alilingvaj eldonitaj sciencaj studoj, kune kun resumo en Esperanto de ĉio, kion ili mem eldonis en aliaj lingvoj; saman decidon faris 20 katedraj profesoroj el Ĉinujo en la jaro 1951.
Kvankam literaturaj revuoj estas ĉiam tre interesaj ene de la Esperanto-komunumo, la revuoj plene dediĉitaj al sciencaj temoj, ekde ĝia frutempa eldono
KAE-Informilo – 9 –
(1904) atingis 20 kaptitolojn, elstarante la dediĉitaj al fervojo kaj medicino. Menciinde estas ankaŭ la seminarioj, prelegoj kaj simpozioj pri Esperantogio kaj Lingvistiko, kiuj okazas diversfoje ĉiujare en multaj landoj.
Kaj nur kiel kuriozaĵo, la preleganto memoris ke antaŭ 70 jaroj, jam aperis Esperantlingve «Finfine ni komprenis la radion» verkita de hungaro en nia internacia lingvo. Poste, tu libro estis eldonita hungarlingve sed tradukita de la franca lingvo.
Raportis: SANTIAGO TORNE + LUIS SERRANO PÉREZ
************************************************************
JOSEP IVERN I MAS
[BILDO p.5 | 55,31,69,54] Portreto de Josep Ivern i Mas: maljuna viro kun okulvitroj, jako kaj kravato, desegnita/rastrumita foto.
Estis granda ŝoko kaj surprizo por ni ĉiuj,la subita forpaso de nia tre kara amiko kaj kunsocietano Josep Ivern i Mas, la pasinta 13an de oktobro. La antaŭa tago ankoraŭ ĉeestis en la fervojista klubo dum la adiaŭo al la samideanoj Friedel kaj Milan Sudec kiuj denove devis reiri al sia loĝejo en Poreĉ. Josep bone fartis kaj estis amuze kiel kutime. La sekvanta tago ni ricevis la teruran novaĵon ; la amiko Jozefo mortis pro kora afekcio.
Josep estis esperantisto ekde sia juneco, kaj dum sia tuta vivo restis ligita al la esperanta familio. Li lernis Esperanton je la jaro 1952 en la regiona Domo de Valencio kiu en tiu epoko estis en la strato «Baixada de Cervantes» nº 6 de Barcelono.
Li estis membro dum multaj jaroj de la Instituto de Esperanto kaj de la Hispana Esperanta Fervojista Asocio, ĉiu merkredo kunvenis en la esperanta etoso de la kafejo Picadero-Internet en Barcelono, ĉiu jaŭdo helpis S-ron Hernández Izal en la organizado de la Muzeo de Esperanto de Sant Pau d’Ordal. Partoprenis en multaj Internaciaj Kongresoj de Esperanto, estis iniciatinto de la organizado de la Internaciaj Kulturaj kaj Turismaj Esperanto-Semajnoj.
Nia Asocio esprimas nian Kondolecon al lia tre estimata edzino Mari, kaj al liaj gefiloj.
Ripozu pace amiko Jozefo
************************************************************
58-A HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO KAJ 9-A EŬROPA ESPERANTO-FORUMO. CASTELLON, DE LA 17-a ĜIS LA 21-a DE JULIO 1999. Pliajn informojn: A.Casquero. Av. Burjasot 29, A-31 46009 VALENCIA. Retareso: a-casquero@redestb.es
— imatge 6 —
KAE-Informilo – 10 –
ESPERANTO – BABILADOJ
SANT CUGAT DEL VALLÉS ( 8/11/1998)
La temo de ĉi tiu babilado estis, Ĉu la nuna Esperanto-Movado povus vivi sen la veteranoj ? Al tiu alvoko alvenis 41 gesamideanoj kun pli aŭ malpli Esperanta kapableco. La debato en si men ne vekis eksterordinarajn diskutojn, ĉar baldaŭ oni venis al koincida konkludo : La nuna Esperanto-movado ne povus vivi sen la veteranoj. Tiu opinio evidente, ne donas grandajn esperojn. Sekvis multaj interpretoj, kial la junularo ne plu interesiĝas pri Esperanto. Kiel ĉiam, aperis la nunaj modernaĵoj, kiuj altiras la atento de la gejunuloj. Sed oni insistis pri la fakto, ke hodiaŭ ĉiu homo celas materiajn rezultojn, el kiuj oni povas eltiri profiton por plibonigi sian vivon. Kaj Esperanto, kompreneble ne havigas monon al neniu. Jes oni menciis, la valorojn humanajn de nia lingvo, sed versajne tio ne sufiĉas. Neniu deziras uzi sian liberan tempon por io, kio ne donas profiton eĉ ne amuzigon. Por ni kiu jam delonge estas en la ondo Esperanta, tiuj eldiroj estas grandaj stultaĵoj. Sed ne estas ni al kiuj oni devas konvinki. Jes, jes, ankaŭ aperis la fama angla lingvo, per kiu oni povas akiri monon kaj trovi…laboron, kvankam ĝin elerni estas ege malfacile. Nu, la rezulto estis, ke la veteranoj (troviĝis inter ni s-ano Salvador Guma 97 jaraĝa), devas daŭrigi sian laboron. Sed ni ĉiuj estis plene konvinkitaj, ke Esperanto, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj iros antaŭen.
OMAĜO al S-anino Trinitat Garcia Cobacho.
Nia nelacigebla samideanino Trini, festis sian okdek naskiĝan datrevenon la 1-9-1998, ŝi jam deziris festi tiun tagon kun la samideanaro. Deziro, kiun ŝi ne povis realigi ĝis la jam menciita dato 8-an de novembro . Ĉiuj kiuj konas ŝin, jam scias pri ŝia Esperanta fervoro. Do por ŝi, kaj por ni, tiu tago estis speciala, unika. Ni enmanigis al ŝi belan florbukedon kaj pladon, kvazaŭ telero, sur kiu estis gravurita mesaĝo-saluton de ĉiuj esperantistoj. Nia kara batalantino, malavare rekompencis nin kaj en loka restoracio nin gastigis al tagmanĝo, kie de tempo al tempo aplaŭdadoj sprucis kiel fungoj post la pluvo. Entute agrabla tago, kiu restos en nia memoro kiel nekomparebla kunvivado de la esperantista familio. Kaj por ke ĝi havu iomete pli da reliefo inter ni troviĝis juna esperantistino el Norvegio kaj alia el Israelo. De ĉi tiuj modestaj paĝoj de KAE-Informilo, ankoraŭ dankon kaj gratulon al nia kara TRINI. LUIS SERRANO PEREZ
KAE-Informilo – 11 –
INAŬGURO DE ESPERANTO- strato en SENTMENAT (Barcelono)
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
La Urbestraro de Sentmenat, urbo kiu situas en Okcidenta Vallès, tio estas, apud Sabadell kaj ne tro malproksime el Barcelono (29 kilometrojn), elektis la dimanĉon 15-an de Novembro 1998, loka festo de «Sant Menna», por inaŭguri en nova kvartalo «El Padró» straton Esperanto-n, kaj tiumaniere doni al la evento plian reliefon.
Pri Sentmenat, skize ni povas skribi, ke estas tre antikva urbo, -nuntempe inter kvin kaj ses mil loĝantoj -, deveninta de la kampara mondo, sed en ĉi tiu momento plene enirinta en la industriajn aferojn. Ĝia loka historio, tio estas, la nuna plene dokumentita historio, ampleksas periodon inter la 5-a jarcento ĝis hodiaŭ, do 1500 jaroj.
Dum la inaŭguro, nia KAE-prezidanto, Josep Mª Galofré, katalunlingve prelegis al la ĉeestantaro pri nia internacia lingvo kaj ĝia evoluo post la unua jarcento de ĝia ekzisto kaj pri la nuntempa agado; ankaŭ li resumis tiujn vortojn en Esperanton. Oni daŭrigis per la parolado de la urbestro, s-ro Josep Vilaró i Capellà, al kiu akompanis du el la lokaj magistratanoj, reprezentantoj de la loka liceo kaj reprezentantoj de la kvartala loĝantaro. Per siaj vortoj, la urbestro emfaze diris, ke la akcepto de nomo Esperanto-strato estis unuanime aprobita la 22-an de Februaro 1995; ni aldonas kiel historian konstantecon, ke en tiu dato prezidis la urbestraron s-ro Joan Guardia i Parareda.
S-ro Vilaró malkovris la tabulon, en kiu oni povas vidi la lokan ŝildon, la verdan stelon kaj legi katalunlingve » Carrer de l’Esperanto, en honor del Dr. Zamenhof, creador de la llengua internacional» (=Strato Esperanto, honore al D-ro Zamenhof, kreinto de la internacia lingvo). La urbestro kaj nia prezidanto deponis du florbukedojn. Jam en la fino de la inaŭguro, s-ano Galofré enmanigis al S-ro Vilaró, kiel memoraĵon de tiu tago, artan pergamenon, kiun laŭ vortoj de la urbestro pendigos en sia oficiala oficejo.
Poste, la samideanaro frate kunmanĝis en loka restoracio.
Finfine, la raportanto memoris, ke la libro de Röllinger «Monumente pri Esperanto» eldonita en 1997 mencias 1044 ZEo-jn (Zamenhof/Esperanto-objektojn, kiel stratoj, avenuoj, placoj, k.t.p.) sed Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, diris (Aŭguston 1998) ke la 1100 ZE-oj estis jam atingitaj. Kaj ni demandas, kiun numeron atingas la strato de Sentmenat?
Santiago Torné
2a època, núm. 26, abril-juny de 1999

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 26, abril-juny de 1999.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 54,1,99,33] Kapemblemo de KAE en verda kadro: grandaj literoj «K», «A», «E» kun kvinpintaj steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», dekstre malsupre «Katalunujo», vertikale ĉe la maldekstra rando la subskribo «Kintana».
Nº 26. Dua epoko.Dektria aperjaro. Aprilo/Junio 1999
************************************************
RESUMO DE LA ĜENERALA ASEMBLEO DE K.A.E. 1999
La 31-an de januaro 1999 havis lokon en Sabadell la Ĝenerala Ordinara Asembleo de Kultura Esperantista Asocio. Ĝi komenciĝis je la dua alvoko, ĉar ne ĉeestis sufiĉe kvorumo por la unua.
Diversaj temoj, ĉiuj rilatantaj al nia socio estis pritraktataj. Unue la s-ro Prezidanto Josep Mª Galofré , pro neĉeesto de la sekretario nek la vicsekretario, legis la protokolon de la pasinta Ĝenerala Asemblo 1998. Sen nenia diskuto estis unuanime aprobita.
Sekve la s-ro Prezidanto, prezentis la diversajn aranĝojn realigitajn de nia K.A.E. dum 1998. Unualoke oni menciis la parolajn kursojn, kies rezulto ne estas kontentiga. Pri la kursoj per korespondado, dum 1998 havis akceptindan disvolviĝon.
Nia K.A.E. estis la ĉefa motoro, kiu impulsis la inaŭguron de Esperanto-Strato en Sentmenat, pri kiu ni jam informis pere de nia organo.
Ankaŭ K.A.E. konstante donis apogon por la okazigo de la nomataj babiladoj, kiuj ĝis nun bone sukcesis.
Pri ekonomio, la rezulto ne estas kontentiga, ĉar eĉ se malgranda, estis deficito. Ne estas plialtigoj de kotizoj.
Pri la parta renovigo de la estraro, ne estis modifoj, kun la esceptoj malapero de la delegacio de El Vendrell, kaj oni kreas novan estraran postenon por Sabadell: Propagando, kiun prizorgos s-ino Maria Ferigle Danti.
Sekve venis la ĉapitro pri demandoj kaj sugestoj: Kiel okazas ĉiam estis multaj projektoj. Precipe kiamaniere altiri la junularon. Peto, ke ĉiu pagu sian abonon al K.A.E. Propagando, kiamaniere ĝin prezenti al la publiko. Polemiketon levis la propono ŝanĝi la nomon de nia Asocio, kiu laŭ propono nomiĝus Kataluna Asocio Esperantista, (prezentita jam pasintajare), sed fine oni adoptis nenian decidon. Sed plej grava decido estas, promeso de daŭra laborado por la Esperanto-Movado.
Prezidanto: JOSEP Mª GALOFREÉ
— imatge 2 —
KAE-Informilo – 2 –
INTERVJUO AL NIA KARA SAMIDEANINO VIMALA DEVI
Vimala Devi estas pseŭdonimo de Teresa de Almeida.
Ŝi naskiĝis en Goa, kiam tiu barata ŝtato estis portugala kolonio. Antaŭ ol esperantiĝi, ŝia kreiva lingvo estis la portugala, al kiu ŝi aldonis poste la katalunan kaj la hispanan. Ŝi vivas en Eŭropo de antaŭ pli ol tridek jaroj kaj edziniĝis kun la Esperanta verkisto Manuel de Seabra.
Ŝi estas ankaŭ pentristino kaj faris sep ekspoziciojn, en Londono, Lisbono kaj Barcelono, kie ŝi nun vivas. Entute Vimala publikigis ok librojn kaj tradukis pli ol kvindek. En 1971 la Lisbona Scienca Akademio premiis ŝin.
Kelkaj el ŝiaj poemoj kaj rakontoj aperis tradukitaj en «Norda Prismo» kaj «La Praktiko».
JEN LA INTERVJUO
Okaze de la prezentado en la sidejo de Barcelona Esperanto-Centro de la libro en Esperanto «SPEGULIĜOJ«, poeziaĵoj verkitaj de VIMALA DEVI, unue ni kore gratulas nian poetinon kaj amikinon, pro la ĵus eldonita libro en la Internacia Lingvo, kaj por la legantoj de KAE-Informiloj mi demandis al ŝi:
EKDE KIAM KAJ KIAL VI VERKAS ESPERANTLINGVE?
Mia unua esperantlingva libro «Pluralogoj» aperis en 1996. Kompreneble mi komencis verki multe antaŭe sed ne aŭdacis ĝin publikigi. Mia edzo verkas en Esperanto de pli ol duona jarcento kaj dum nia tuta vivo kune, ĉirkaŭ mi estis Esperantaj libroj. Neeviteble mi komencis verki Esperante,de la momento ke mi eltrovis la eksterordinarajn kapablojn de Esperanto por la poezio.
[BILDO p.2 | 7,50,24,80] Nigrablanka portreto de Vimala Devi: virino kun malhela hararo, kun la kapo klinita malsupren, kolĉeno ĉe la kolo.
Mi supozas, ke vi estas ankaŭ aŭtoro de poeziaĵoj en aliaj lingvoj.
ĈU VI VOLAS SCIIGI NIN PRI VIAJ KREITAĴOJ FOR DE LA INTERNACIA KOMUNUMO?
Fakte mi komencis verki librojn en 1962 kaj publikigis ĝis nun ses poeziajn librojn, rakontaron kaj duvoluman eseon pri literatura historio. Tiuj libroj aperis ĉefe en la portugala lingvo sed ankaŭ en la kataluna kaj la hispana. La eseo, kunlabore kun Manuel de Seabra, mia edzo, estis premiita de la Lisbona Scienca Akademio. Krome mi ankaŭ tradukis pli ol 50 librojn.
— imatge 2 —
KAE-Informilo – 3 –
Ĝis nun, en Esperanto mi konas nur «PLUROLOGO»-n kaj «SPEGULIĜOJ»-n. Tiun lastan verkon oni prezentas hodiaŭ,
SED KIU ESTAS VIA ESTONTA LITERATURA LABORPLANO?
Mi daŭre publikigos poezion, kompreneble. Sed mi esperas publikigi ankaŭ rakontaron, kiu aperis antaŭ multaj jaroj en la portugala lingvo.
Ni jam komprenas la malfacilon difini la enhavon de poezia verko. Malgraŭ ĉio,
ĈU VI POVAS SKIZE SINTEZI LA ENHAVON DE VIA LASTA VERKO?
Mi povas diri ion pri mia poezio ĝenerale, kiu koncernas ankaŭ mian lastan libron: tra realo kaj fikcio, kontrastoj kaj imagoj, mia poezio prilaboras konceptojn. Krome ĝi provas trovi novajn vojojn tra kiuj avanci kaj asocii samatempe la kulturon de la nuntempa mondo.
Dankon pro viaj vortoj kaj denove gratulon.
Intervjuis: SANTIAGO TORNE
************************************************
KAE-Informilo, informas.
S-ano José Odilon Pereira de Souza. Rua: 07 Casa 467 – Conjunto Jereissati I, 61-940-Maracanau. Brazilo. Li estas sekretario ĉe la E-Kulturdomo de Universitato Federacia de Cearao. Nu, li kolektas uzitajn telefonkartojn, kaj li proponas interŝanĝadon de telefonkartoj.
= = = = = = = = = = = = = = = =
Nia s-ano Roger Mimó, filo de nia bedaŭrata esperantologo Lluis Mimó, prelegis en diversaj katalunaj urboj, pri la temo:»Fortresoj de tero en la Sudo de Maroko». Vi ne miru pro tio, ĉar nia kunsocietano posedas hotelon ĝuste en tiu maroka teritorio, kaj kie vi estas akceptata esperantlingve!. Jen adreso: Roger Mimó, «Hotelo Tombactou» Av. Bire Anzarane. 45800 TINERHIR (Maroko).
= = = = = = = = = = = = = = = =
Se vi ankoraŭ ne decidis kien pasigi vian ferion, do, nepre skribu al «Ĉe la domparo» Postier 27 – CP 311 – CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svisujo). Vi ricevos abundan informadon pri tiu mirinda loko kaj allogan programon.
= = = = = = = = = = = = = = = = =
INTERNACIA ESPERANTO-KONFERENCO. en Metz, Francio. 17-23 julio 1999
Konferenca temo: MONO kaj CIVILIZO
Prelegos: M. Christou. C.Declerck. F. Xavier Gilbert. M. Gross. E. Müller, Seiko.
Informojn: E-Klubo de Metz, MCL, 36 rue St-Marcel, 57000 METZ. Francio.
— imatge 3 —
KAE-Informilo – 4 –
PROMESO EN OBSKURO
De Manuel de Seabra.
«Promeso en obskuro» 110 paĝoj, formato 23 X 14. Prezo 1730 pesetoj. Aĉetebla ĉe la Redaktejo de KAE-Informilo. Eldonita ĉe Internacia Esperanto-Muzeo.(Vieno) Serio Originala Literaturo.
La menciita verko konsistas el dudek rakontoj, kiuj havas nenian rilaton inter si, sed ĉiuj kun komuna temo: la prostituado, ĝi estas malnova temo sed ĉiam aktuala. Ĉiu rakonto prezentas la vivon de tiuj virinoj, kiuj akceptis vendi sian korpon, kiel vivrimedon en la plej multaj de la kazoj, sed ankaŭ trenataj al tiu profesio, por akiro de luksaĵoj kaj ceteraj banalaĵoj de nia socio.
Restas tre klare en tiu rakontaro, ke la virino estas viktimo de la viro, en ĉiuj aspketoj de la vivo. Viroj, kiuj havas specialajn kapricojn, kiuj humiligas la virinon ĝis momentoj ne plu tolereblaj. Sed tiuj prostituinoj ne trovas alian elirvojon, kio jam estas mizera koncepto de la vivo kaj moralo kiam miloj kaj miloj da virinoj luktas ĉiutage sen fali en la plej abomenindan «profesion» de la virino, kiu estas la prostituiĝo.
Estas iuj rakontoj, kiuj randas aŭ estas krudaj pornografiaj rakontoj. Sed ĉiuj troviĝas ne sur la normala amorado, sed sub la vojo de la amorado kiel pagata profesio. El ĉiuj rakontoj du altiris mian atenton: patrino fieras, fanfaronas kaj orgojlas, ĉar ŝi edukis sian filinon laŭ plej alta rango, kaj pro tio la filino havas multajn klientojn. La alia rakonto, okazas en iu ekzota lando (ne ĉiuj rakontaĵoj okazas en la sama lando), kie sesmembra familio, post serioza kalkulo venis al la kunkludo, ke ne estas sufiĉaj vivrimedoj por pasigi la vintron, do ili decidis sendi knabinon dekses jara, al la urbo por prostituiĝi. En la familio troviĝis avo jam maljuna, kiu diris al nepino, ne ploru vi ne devas iri al tiu loko, kaj por ĝin eviti la avo sinmortigas. Do, restis kvin membroj.
La titolo de la verko rilatas el putino blinda, iama riĉa, kaj kiu uzas knabon por altiri al ŝi klientojn, sed ŝi ne volas edziniĝi al li, ĉar li antaŭe estis la filo de ŝia pordisto.
Neniam kaj en nenia rakonto, la rolantinoj montras intereson pri la socio en kiuj ili vivas, ili rezignis komplete la lukton por havi honestan vivon. Eĉ ne aperas, en neniu rakonto politikaj ideoj por solvi tiun problemon, nek postulas rajtojn, maksimume ili pensas al pli bona estonteco, sed plene konsciantaj, ke kiam ŝiaj korpoj ne altiru virojn, la plej granda mizero ilin atendas.
Pri la Esperanta lingvaĵo, ĉiu leganto eltiru sian opinion, kvankam mi devas diri, ke mi trovis tro da glosaĵoj.
LUIS SERRANO PEREZ
************************************************
Kara kunmembro, samideano, amiko: Ne forgesu aboni, reaboni, aŭ abonigi nian KAE-Informilon. Nur mil pesetojn, kiuj rajtigas vin esti membro de nia Asocio.
— imatge 3 —
KAE-Informilo – 5 –
ZAMENHOF – FESTO 1998
Kiel en pasintaj jaroj ankaŭ nia Asocio omaĝis al nia Majstro. Tiu evento okazis la 13-an de decembro 1998. Ne estis specialaj aranĝoj, kvankam jes granda entuziasmo. La rendevuo apud la monumento al Zamenhof en la avenuo samnoma, estis anoncita je la dekdua horo. Kaj tiel okazis, iom post alvenadis gesamideanoj el Sabadell, Barcelono, Sant Pau d’Ordal, Terrassa, Hospitalet, Badalona…
La bela vetero akompanis nin, kaj kun granda plezuro sin renkontis la samideanaro, entute kvindek kvin. La reciprokaj salutoj estis oftaj. Ŝajnas ke jam oni atendas ĉi tiun tagon por kunveni la tuta familia esperantista. Nu, sub la radioj de tiu decembra suno, la tempo pasadis rapide ĝis ke nia prezidanto, s-ano Josep Mª Galafré, atentigis nin por meti la florbukedon je la piedoj de la Monumento. Sekve venis la fotografado, ĉar ĉiu volis havi memoraĵon de la evento.
Poste kaj en agrabla promenado ni translokiĝis al strato Lluis Mimó, kie en oportunan lokon ni ankaŭ deponis alian florbukedon. Ĉeestis s-rino Teresa Lladós vidvino de nia karmemora esperantologo Mimó, filoj kaj nepoj, kio donis plian reliefon de tiu omaĝo al nia elstara samideano Lluis Mimó.
Fine ni ĉiuj [?] iris al restoracio «Catalunya», kie en la plej agrabla etoso, 46 gesamideanoj ĝuis la avantaĝojn de nia kara lingvo Esperanto kaj ĉiuj promesis daŭre labori por nia idealo.
Luis Serrano Pérez
************************************************
[BILDO p.3 | 52,52,98,83] Nigrablanka grupfoto: granda grupo de gesamideanoj staranta sur placo antaŭ la monumento al Zamenhof, kun altaj konstruaĵoj malantaŭe; oni tenas standardon kun kvinpinta stelo kaj longan rubandon.
Jen foto komuna kaj tradicia antaŭ la monumento al D-ro Zamenhof.
— imatge 4 —
KEA-Informilo – 6 –
PREDIKATA NOMINATIVO
Dediĉita al s-ro Santiago Torné i Grau
Evidentas, ke de la komenco de E-o, oni troigadas pri la uzo de l’akuzativo, precize ĉe la tiel nomata «Predikata Nominativo»:
Jen vortoj de Waringhien:
Frazo kiel:
«Ŝi ekvidis siajn fratinojn leviĝantajn el la maro». (Z, 1889ª),
ŝajnas hodiaŭ ne korekta kaj devus esti ĝustigita laŭ:
«Ŝi ekvidis siajn fratinojn leviĝantaj el la maro, aŭ
«Ŝi ekvidis siajn fratinojn leviĝi el la maro.
P.A.G. f 172ª, paĝ 235ª.
aŭ:
Frazoj kiel:
«La viro prenis oran ringon havantan la pezon de…(Z) aŭ
«Tio alkondukis min ĉi tien la duan fojon.(Z)…
estas malbonstile pezaj.
P.A.G. f 184ª, paĝ 253ª.
Alie, ĉe la 17ª Eldono de la Fundamenta Krestomatio, mi rememoras korektadojn faritajn de W.Bailey kaj W.J.Downes:
Paĝ 132ª, 1. 1ª
Mi kuris al li kaj vidis lin tremantan* de teruro.
*Legu la predikatan nominativon tremanta, ĉar la signifo estas:
«mi vidis lin kaj ke li tremas de teruro».
Paĝ 138ª,1. 7ª
Estis luma tago, kiam Ella… vidis la sunon brilantan* tra la kurtenoj de la ĉambro.
* Legu brilanta = predikata nominativo, ĉar la signifo estas…»vidis la sunon, kaj ke ĝi estis brilanta tra la kurtenoj».
Tamen, multfoje mi demandis min ĉu tiaj klarigoj sufiĉas por tute kompreni la koncepton:
predikata nominativo.
Sed jam de nun, mi permesos min kursivigi la vorton ke, ĉe la antaŭaj klarigoj:
1ª Mi vidis lin kaj mi vidis ke li tremas de teruro.
2ª Ella…vidis la sunon, kaj ŝi vidis ke ĝi estis brilanta tra la kurtenoj.
Do, ne fidante, pri tiu afero, sur la zamenhofa verko, mi elektis la tradukon de F. de Diego
— imatge 4 —
KAE-Informilo – 7 –
La Inĝenia Hidalgo Don Quijote de la Mancha:
Unua parto, ĉapitro 4ª, aventuro pri Andrés kaj Juan Haldudo, oni legas, paĝ 45ª, 1.20ª:
«li vidis ĉevalon alligitan al kverko, kaj, surligitan al alia, knabon proksimume dekkvinjaran, nudan… kaj kriantan…»
Kaj en la ĉapitro 31ª, kie tiu aventuro daŭras, la frazo transformiĝas:(Paĝ 234, lasta linio):
«mi trovis ĉi knabon alligita al la kverko. Mi tre ĝojas en la koro vidi lin nun, ĉar li atestos, ke mi diras la puran veron»
Ĉu vere ambaŭ frazoj estas korektaj?
La fundamento de tiuj atribuaj frazoj kuŝas en tio, ke tiuj propozicioj rezultas de la kunmetado de du diversaj frazoj:
Mi trovis mian najbaron. Ag-propozicio. Mia najbaro estas rufhara. Ec-propozicio-. Do, Mi trovis mian najbaron rufharan.
Mi trovis mian najbaron. Mia najbaro statas ĉagrenita. Do, Mi trovis mian najbaron ĉagrenita.
Ordinare, ni, hispanoj, bone diferencigas «esti» (ser), disde «stati» (estar): per «esti», ni esprimas epitetojn, t.e. ĉiamajn kvalitojn apartenantajn al la esenco mem de la objekto: tial, tiaj kvalitoj apenaŭ gravas de la vidpunkto de la sensa perceptado, kaj ili staras en akuzativo, t. e. akordiĝas kaze kun la objekto.
La ĉevalo estas kvarpieda. Do, Mi vidis kvarpiedan ĉevalon.
Dum per «stati» ni esprimas predikativojn t.e. kvalitojn kiuj estas nur eblaj aŭ ligitaj al objekto per lokaj, tempaj aŭ agaj cirkonstancoj: kaj en la perceptado havas eĉ pli gravecon ol la objekto mem. Ili staras en nominativo, t.e. ne akordiĝas kaze kun la objekto.
La ĉevalo statas laca. Do, Mi vidis la ĉevalon laca.
Malgraŭ tio, en la ordinara verkado (kiel en la antaŭa ekzemplo de F. de Diego) tiuj diferencigoj ne ĉiam estas klaraj aŭ facilaj, kaj Waringhien proponis tri kriteriojn por distingi la predikativojn:
Antaŭ ĉio: Atentu ĉe la verboj predikataj signifantaj:
Atribui per pensoj: deziri, ekkoni,estimi, juĝi, kalkuli, kompreni, kredi, memori, opinii, pensi, rekoni, rigardi, scii, ŝati,taksi, trovi…
Atribui per parolo: aserti, atesti, deklari, konfesi, nomi, proklami
— imatge 1 —
KAE-Informilo – 12 –
Depósito Legal B-42645-92 Edita Asociació Cultural Esperantista. Eldonas Kultura Asocio Esperantista. Prezidanto. Josep Mª Galofré Domingo.
Redaktistoj Luis Serrano Pèrez Santiago Torné i Grau
Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32, Es- 08202 Sabadell. Hispanujo. Tel. 937275021. Faksilo + Tel. 937836511,jserrano@doc6.es Oficiala sidejo de KAE. Montseny, 5, 1-er ES-08208 SABADELL Hispanujo. Delegacio en Terrassa. C. Civic M. Roig. C/ Sant Tomás, 2. ES-08222 TERRASSA. Hispanujo. KIEL PAGI: per poŝta ĝiro al Santiago Torné. C/ Roca 22, 3-er, 1ª. 08208 SABADELL aŭ «La Caixa»-konto, 21000461960200045498. Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
************************************************
«SEPA INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO»
(Sub la aŭspicioj de Hispana Esperanto-Muzeo) Okazonta en CAMBRILS (Tarragona) Katalunujo-Hispanujo de la dua ĝis la naŭa de Oktobro.
La «SEMAJNO» disvolviĝos en «HOTELO CAMBRILS ***», en kiu troviĝas ĉiuj modernaj komfortaĵoj kaj ĝi situas nur 30 metrojn de la strando. La prezoj estas minimumaj, 4.400 po persona kaj tago en ĉambro dulita, kaj 5.300 en ĉambro unulita. Aliĝo por malpli ol 20-jara junulo senpage, por la ceteraj 3.500 pesetoj, post 31-7-1999 la aliĝo prezos 4.000 pesetojn. Do, ne prokrastu vian enskribiĝon.
La programo, kiel jam konate estas ege diversa, kun minimume kvar prelegoj, tri ekskursoj, debatoj post la vespermanĝoj. amuzaj vesperoj. Trinkado de «cremat» (flamigita rumo). Kaj ĉio en la plej granda semideaneca etoso. Informojn vi povas peti al la adreso de la KAE-Redakcio aŭ al retadreso luis_serrano@mixmail.com Kompreneble se vi deziras prelegi, ankaŭ estas loko por vi, sed avertu nin sufiĉe frue por enprogramigi vian prelegon.
**************************
PLUE PRI BABILADO
Eĉ se jam restas malmulta spaco, ni iomete raportos pri la babilado, kiu okazis en nia KAE-sidejo, pri la temo «LA NOVA JARCENTO, LA NOVA JARMILO». Ni volis iomete agadi kvazaŭ profetoj, kaj ĉiu eldiris siajn opiniojn pri la estonteco. Verdire neniu vidis la futuron rozkolora. Regis la opinio, ke sendube la scienco kaj la tekniko multe evoluos, alportante al la socio novajn eltrovaĵojn, sed je la alia flanko, la rilatoj inter la homoj ne atingis nian aprobon. Ĝenerala opinio estis, ke se la kunvivado inter la homoj ne pliboniĝas la homaro iras al plena katastrofo, pli frue aŭ pli malfrue. Speciala mencio estis – pri la respekto – al la naturo. Konklude, ke la vivo evoluos laŭ teknikaj kaj sciencaj vidpunktoj, sed morale tute ne, komprenble oni esperas, reagon de la homaj estaĵoj, sed pesimismo regis tiurilate, inkluzive pri la estonteco de nia Esperanto-movado.
LUIS SERRANO PÉREZ
— imatge 5 —
KAE-Informilo – 8 –
Atribui per ago: elekti, fari, igi, kroni, lasi, prezenti, pentri…
Kriterioj:
1º.- La objekto de la predikata atribuo devas esti ĉiam difinita jen per determinantaj difiniloj: la,iu, tiu, kelkaj, certaj…jen per tio ke ĝi signifas tutan specon aŭ se ĝi estas propra nomo:
Ekz: Mi ĉiam trovas la birdojn gajaj. Rimarku la birdojn. Mi trovis Emiliano-n afliktoplena.
2º.- La objekta predikativo neniam povas esti lokita inter la determinilo kaj la objeto:
Ekz: Ĉi rakonto ŝajnas al mi bona: Sed ne: Ĉi bona rakonto ŝajnas al mi. Mi opinias mian oferon bona: Sed ne: Mi opinias mian bona oferon.
3º.- Disvolvu la atribuan propozicion en ties du analizajn frazojn:
Se la senco permesas ke objekta aŭ adjekta subpropozicio komenciĝanta per ke…as aŭ ke… u anstataŭu la adjektivan aŭ substantivan atribuon, tiu estas predikativo kaj regas nominativon:
Ekz: Nur Sancho sentis sin trista. Nur Sancho sentis, ke li estas trista. La Fortuno permesis al mi nomi vin mia. La Fortuno permesis al mi, ke mi nomu vin mia.
Kontraŭe, se la senco permesas ke rilativa subpropozicio komenciĝanta per kiu anstataŭu la adjektivan aŭ substantivan atribuon, tiu estas epiteto kaj regas akuzativon.
Ekz: Li komencis plej glore sian vagadon kavaliran. Li komencis plej glore sian vagadon, kiu estas kavalira
Dio damnu vin kaj ĉiun kavaliron naskitan sur la tero. Dio damnu vin kaj ĉiun kavaliron, kiu estas naskita sur la tero.
Konstatu nun niajn antaŭajn ekzemplojn de F. de Diego:
La unua: Li vidis ĉevalon alligitan al kverko, kaj, surligitan al alia, knabon dekkvinjaran, nudan…kaj kriantan…
En tiu kazo la objektoj: ĉevalon kaj knabon estas ne determinitaj.
Do, li vidis ĉevalon kiu estis alligita; kaj same por «knabo». Ni povus diri: Li vidis alligitan ĉevalon al la kverko.
KAE-Informilo – 9 –
Sed en la dua ekz: Mi trovis ĉi knabon alligita al la kverko. La objekto estas determinita: «ĉi» knabon.
Do, Mi trovis ĉi knabon (nun libera), ke li estis alligita al la kverko.
Kaj ni ne povus diri: Mi trovis ĉi alligita knabon al la kverko.
FINO DE ĈI-ARTIKOLETO. Valencio, januaro 1999 VALE
Bibliografio: Fundamenta Krestomatio. 17ª Eldono. P.A.G, Waringhien. La Inĝenia Hidalgo don Quijote de la Mancha. Tradk. F. de Diego.
********************************************************
BUS-KARAVANO AL LA UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN BERLINO (de la 29-a de julio ĝis la 13-a de aŭgusto).
La Grupo Esperanto de Valencio organizas Bus-Karavanon al 84-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta en Berlino, 31 julio – 7 aŭgusto.
Ĝi estas vojaĝo kvazaŭ tra la tuta Eŭropo, sed pli bone estas ke vi petu informojn al Grupo Esperanto de Valencio. Avda. Peris y Valero, 96, p-5 46006 VALENCIA. Retadreso: a-casquero@redestb.es.
*****************************************
ALIA PROPONO.
10-a Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio.
Lorca (Murcio) 17/18 de aprilo 1999. Niaj gesamideanoj el Valencio kaj Murcio nin invitas partumi en tiu Kongreso. Ili jam diskonigis allogan programon. Por ties aliĝo vi povas skribi al: Juan Antonio Cabezos Martinez. Avda. de la Flota, 7,, 3º B. 30008-MURCIA.
*****************************************
KAJ ANKORAŬ…
La 58-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO okazos en Castellon, de la 17 ĝis la 21 de julio. Ankaŭ en ĉi tiu Esperanta aranĝo la programo estas ĝuinda. Krome samatempe okazos la 9-a EŬROPA ESPERANTO-FORUMO. Pliajn informojn pri loĝado kaj programon vi ricevos de la Sekretario, Ausgusto Casquero Avd. Burjasot 29, A-31 4600- Valencio. Elektronika Adreso: a-casquero@redestb. es.
*****************************************
Eĉ se ĉi tiu bulteno estas malgranda, tamen vi ne forgesu legi lastan paĝon, kie vi informiĝos pri la plej altira Esperanto-aranĝo okazonta en Hispanujo. Rapidu ĝin legi, tuj reagu kaj skribu al ni.
— imatge 6 —
KAE-Informilo -10-
EL MIA BRAKSEĜO
«Mi divenas por la lingvo Esperanto, en la estonteco de la civilizacio, la saman rolon ol tiu de la latina lingvo dum la Meza Epoko kaj mi deziras, ke la universala lingvo estu, kiel estis dum multaj jarcentoj la lingvo de Latio (*), ilo por la paco kaj unuiĝo de la popoloj.» Tiuj vortoj de Papo Pio la 12-a, ruĝe printitaj sur papereto kiu ĉirkaŭis la paĝkovrilojn de mia unua lernolibro de Esperanto, fine de la kvindekaj jaroj, estis kiel «pasporto» por nia «danĝera» internacia lingvo antaŭ la tiama hispana ŝtata registaro.
Tiuj vortoj venis al mia menso okaze de la 400-a datreveno de la forpaso de la hispana reĝo Filipo la Dua, okazinta en la monato septembro 1998-a, evento akurate disvastigita de la nunaj informaj medioj. Sed, ĉu pro kio oni povas interrilatigi tiun reĝon kaj la tiutempe internacian lingvon. Tute simple, la deziro arde esprimita de imperiestro Karlo la Unua, patro de Filipo, por ke lia filo ellernu kaj tute regu la latinan, lingvo, kiun Karlo, malgraŭ scipovi kelkajn aliajn, neniam kapablis senĝene paroli. Ĉar estis la propra Karlo, kutime tre vojaĝema, kiu kredis ke latinlingve, lia filo rekte povus paroli kun siaj ambasadoroj kaj tiel li povus forlasi la interpretistojn. Oni devas memori, ke la regatoj de ambaŭ monarkoj, inter aliaj hispanoj, italoj, nederlandanoj, francoj aŭ germanoj, konstituis veran babelan turon kaj la latina estis la lingvo uzata de la tiutempaj kleraj homoj en tiuj landoj. Malgraŭ ĉio, Filipo nek estis vojaĝema reĝo, nek bone lernis la latinan.
Ĉiujare, en monatoj septembro kaj oktobro estas momentoj en kiuj multobliĝas la anoncoj en televidoj, gazetoj kaj montrofenestroj de la librovendejoj pri diversaj lingvokursoj adresitaj al ĉiuj, por eklerni la tiel nomatajn unuajn lingvojn de la mondo, laŭ kriterio de la lingvaj centroj, kiuj instruas kaj «vendas» tiujn kursojn.
Sed io estas certa; se dum jarcentoj estis la latina lingvo – kaj ankaŭ la matematikoj – kiuj havis precipan rolon por antaŭeniri aliajn sciencojn, en la venonta jarcento oni devas scipovi lingvojn kaj regi komputilon por starti sen malavantaĝoj en la kariero de la vivo kaj kvankam la estonta laboro nomiĝos informatikon**, studo farita ene de «Rondo por la Progreso» oni konstatis, ke el la 138.600 laborofertoj, la profesio plej preferata estas: «Juna teknika inĝeniero, ekonomikisto aŭ informatikisto, kun lingvaj scipovoj, fakulo pri Interreto kaj kun aliaj superaj studoj». Studo sekvata de alia kruda kaj reala statistiko, kiu inter aliaj procentoj atingis 79% la scipovo de fremdaj lingvoj; kompreneble ankaŭ ne Esperanto troviĝas ene de tiu procento. Kontraŭe, alia estus en ĉi tiu momento la rolo de nia internacia lingvo.
Ni ne dubas, ke la ideo pri akcepto de internacia lingvo alvenos; ankaŭ, ke nia lingvo estas egalvalora al la aliaj, malgraŭ, ke oni ne rekonas ĝian utilon kaj facilecon. Se en la Meza Epoko jam oni akceptis malfacilan lingvon kiel la latina por solvi la neceson de bezonata internacia helpa komunikilo, kion ni povas fari
KAE-Informilo -11-
por trudi Esperanto-n kiel modernan latinon ?
SANTIGO TORNÉ
Glosaro: (*) Latio: centra itala regino, loĝita de la latinoj. (**) Informatiko: Scienca traktado aŭtomata kaj racia de la informado.
******************************************************
NASKIĜO.
Eble iom malfrue sed ni informas vin pri la naskiĝo de Diego Miquel Gerona la 10-9-1997, filo de nia geamikoj kaj kunsocietanoj Mariluz Gerona kaj Pere Miquel, loĝantaj en Les Fonts de Terrassa. Al la gepatroj varman gratulon (malgraŭ la prokastro) kaj al Diego baldaŭan esperantistiĝon, ni deziras.
******************************************************
PLIAJN MONDONACOJN NI RICEVIS DE:
| Pere Miquel. | 1.000 peetoj. | |
| M. Aguado (Girono) | 5.000 «»»»» | |
| J. Bielsa (Zaragoro) | 1.800 «»»»» | |
| César de Mosteyrin (Segovia) | 1.000 «»» | (Dankon) |
******************************************************
NIAJ BABILADOJ.
Kun regula ĉeesto de ĉirkaŭ 30 gesamideanoj niaj «babiladoj» nomadas de unu loko al alia. Kio donas al niaj aranĝoj kvazaŭ internaciecon.
La 17-an de januaro ni vizitis la sidejon la Grupo «Ĉiam antaŭen» en la Barcelona kvartalo Horta. Ĉio bone prizorgata de nia s-ano Josep Ferrer.
La temo: «La rilatoj inter la gepatroj kaj gefiloj en nia socio» levis gravajn diskutojn. Sed unue mi devas diri, ke tie nur troviĝis gepatroj, do, la alia interesata parto, le gefiloj, ne estis reprezentata. Grava fiasko, kiu tre ofte troviĝas en la Esperantaj vicoj.
Ĉiuj akceptis, ke la vivo kaj la pensomaniero de la nuna junularo multe ŝanĝiĝis, kompare al tiuj spertitaj de la plej granda parto de la ĉeestantoj. La nuna libero, kiu pro konataj cirkonstantoj antaŭe ne ekzistis, alportis novajn kutimojn, kiuj ofte estas ege malbone uzataj de la gejunuloj. Sed super tiuj konsideroj, la homa estaĵo havas la nediskuteblan taskon, kiu estas sia reproduktado. La homo, kiel kiu ajn besto ĝia unua zorgo estas daŭrigi sian rason. Kaj la gepatroj, ankaŭ kiel kiu ajn besto devas zorgi sian idaron. Poste jam en ĉi tiu socio en kiu ni vivas, venas la rilatoj inter gepatroj kaj gefiloj, precipe pro la leĝoj starigitaj de ni mem. Ĉu la gefiloj zorgas siajn gepatrojn, kun sama amo ol tiu de la gepatroj, kiun ili ricevis? En tiu punkto la diskutado falis en tre diversajn opiniojn. Oni menciis tiujn gastejojn por maljunuloj, kiel ion neakceptindan inter gepatroj kaj gefilojn. Sed, aliaj opiniis, ke ili estas pretaj iri al gastejoj por maljunuloj, kaj ne ĝeni siajn gefilojn.
LUIS SERRANO PÉREZ
2a època, núm. 27, juliol-setembre de 1999

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 27, juliol-setembre de 1999.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 54,2,99,34] Kapemblemo de KAE en verda kadro kun rondigitaj anguloj: grandaj literoj «K», «A», «E» kun kvinpintaj steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», dekstre malsupre «Katalunujo», vertikale ĉe la maldekstra rando la subskribo «Kintana».
Nº 27. Dua epoko. dektria aperjaro. Julio/septembro 1999
**************************************************
FELIĈAN FERION!
Alvenis la epoko por konatiĝo persona, kun niaj korespondantoj, kun niaj leteramikoj, kaj ankaŭ alvenis la horo por praktikado de nia kara lingvo en tiuj grandaj forumoj internaciaj. Ĵus bakitaj esperantistoj, kiuj dum vintre kaj printempe penadis lerni la Internacian Lingvon, alvenis por vi la atendata momento, cele konstati la taŭgecon de Esperanto. Vi karaj gesamideanoj, estas kvazaŭ tiuj birdetoj, kiuj por la unuafojo etendas siajn flugilojn por alfronti la vivon per si mem. Do, karaj, kuraĝon kaj antaŭen, sen nenia timo!
En tiuj ferioj ankaŭ okazas la grandaj debatoj, la grandaj interesplenaj kunvenoj de la granduloj de la Esperanto-movado. Tiuj respondeculoj «loĝantaj en la pinto» de nia Esperanta montaro, agu atente kun la nuna epoko kaj adoptu la plej konvenajn rezoluciojn, sen fali en la utupiecon, kun grandaj kaj elokventaj frazoj kaj sloganoj, plej granda parto el ili nur cele plialtigi la propran personecon.
Tiuj privilegiuloj al kiuj sia monujo permesas ĉeesti tiujn intenaciajn Esperantajn eventojn, pensu en tiuj, kiuj eĉ kun plej fervora esperantisteco devas resti hejme. Ĉar eble kun bedaŭro ni devas diri, ke la movado apartenas al ĉiuj, ne nur al tiuj finance fortaj.
Ni revenu al niaj karaj novaj esperantistoj. Lernu, studu la Esperantan movadon kaj kontaktu tiujn esperantistojn el kiuj vi povas ion lerni. Ne miru pro la facila regado de la lingvo de iuj samideanoj, ĉar post mallonga tempo se vi insistas en via Esperanto-lernado, ankaŭ vi havos perfektan posedon de la lingvo.
Fine estu skribemuloj kaj raportu al ni pri viaj spertoj en tiuj grandaj forumoj. Nia Informilo kaj aliaj similaj bultenoj estas viadispone, ĝis kiam vi povos flugi pli alten al tiuj gravaj revuoj de nia Esperanto-movado. FELIĈAN FERION!
— imatge 2 —
KAE-Informilo – 2 –
la INFORMILO INFORMAS PRI
… babilado, dimanĉon 21-an de la pasinta monato de marto, en urbo Mollet del VALLES, en kies Kultura Centro «La Marineta» kaj sub la vigla organizo de nia samideano kaj amiko Andrés Pérez Falcón, helpite de sia edzino, oni bonvenigis nin. Tie, dudek-sep teorie Esperanto-babilemuloj kunvenis, parolis kaj diskutis pri la elektita temo «Ĉu ni sufiĉe propagandas Esperanto-n?
La partoprenantaro strebigis iliajn mensojn por trafe respondi la tutajn demandojn de la temaro, kiel: «Kion oni devas fari? Ĉu vi konas taŭgajn rimedojn? Ĉu vere, ni laboras malmulte? Ĉu Esperanto stangas? ktp. Jam delonge, estas la propraj Esperanto-gazetoj, kiuj konstante marteladas al nia komunumo kun demandoj similaj. Rapide alvenis la opinio, ke ni ne havas sufiĉan monon por propagandi nian Internacian Lingvon, laŭ modernaj manieroj; la fantomo de la angla tuj sekve vizitis nin. Ĝia povo kaj internacieco, kiel taŭga rimedo por gajni monon kaj aliajn superaĵojn, kiel kutime glisis sur niaj mensoj. Sed kiam oni rememoris nin, ke la plej granda parto de la homaro, kaj post longa studado, konas de la angla nur malgrandan nombron da vortoj, kiuj ne sufiĉas por flua interparolado, preskaŭ neniu aŭskultis lin, la moderiganto. La konkludo estis, bedaŭrinde, ke kun la angla ni ne povas konkurenci.
Ke ni malmulte laboris kaj laboras por la disvastigo de nia lingvo, estas evidenta realeco. Sed… la kunvenintoj alportis kelkajn opiniojn. Kion, kiel, kie kaj kiam, nur atingis ne tre precizajn respondojn.
Fine, nia kunordiganto Luis Serrano proponis rezolucion, unuanime aprobita de la ĉeestantaro, kun la celo sendi ĝin al la registaranoj, deputitoj kaj aliaj aŭtoritatuloj, laŭ la sekvantaj ses alineoj:
Konstantinte la nunan disvolviĝon de la Esperanto-movado kaj konsiderante la bezonon adopti novan strategio-agadon, la ĉeestantoj en Mollet del Vallès akceptas la jenan deklaracion:
1-a Instigi ĉiun samidean/inon, simpatiant/inon, amik/inon al plua laborado.
2-a Insisti ĉe la oficialaj instancoj pri la neceso de Internacia Lingvo en ĉiuj facetoj de la moderna vivo.
3-a Ke tiu lingvo jam ekzistas, sub la nomo Esperanto, kaj kiu dum pli ol cent jaroj, jam demonstris sian taŭgecon, por ties internacia rolo.
4-a Atentigi pri la risko de la minoritataj lingvoj, se iu nacia lingvo prenas la rolon de internacia.
KAE-Informilo – 3 –
5-a Insisti ĉe la eŭropaj aŭtoritatoj pri la urĝa neceso adopti Esperanto-n, kiel oficialan lingvon.
6-a Ĉiu Esperanto-grupo, starigu la necesajn rimedojn kaj laborprojektojn por plej bona loka informado.
Sekvis bongusta kaj abunda bufedo kaj en apuda restoracio komuna tagmanĝo.
… en la sidejo de Esperanto-grupo «Aŭroro», ene de la kultura societo «La Formiga Martinenca», Barcelono, la 18-an de aprilo, okazis nia monata babilado. Akceptis nin, nia amikino Adela Gomila, kiu prizorgis la kunvenon, al kiu ĉeestis 36 gesamideanoj.
La kunvokilo elpensita de nia kunordiganto Luis Serrano Pèrez, invitis nin babili pri «Afriko», temo dividita en sep demandoj. Nur la vorto «Afriko» jam vekas al ni pensojn tiom vastaj, ke ilia resumo en malgranda raporto estas ĉiam ne atingebla afero.
Unue oni devas pensi, ke Afriko estas kontinento, kiu triobligas Eŭropo-n kaj ke ĉu ĝiaj landolimoj eble ne ŝangas la nomojn de siaj ŝtatoj, jes. Tio, kaj la granda nombro de etnioj, lingvoj, religioj kaj diverskoloraj registaroj kaŝe aŭ malkaŝe submetitaj de aliaj ŝtatoj, malfaciligas sintezi opiniojn.
La vorto Afriko vekas malsimilajn sensojn. Varmega kontinento (almenaŭ en kelkaj partoj), negraj popoloj, kiuj suferis en siaj korpoj sklavecon, trudita precipe de eŭropanoj, kun la translokigo de negroj al Usono, la sklaveco estas daŭrigata nunatempe pere de transnaciaj entreprenoj.
Tiu vorto, Afriko, ankaŭ devigas al nia menso pensi pri la grandaj mizeroj, kies plej granda parto devenas de alilandaj registaroj. Senfinaj tribaj militoj. Laŭ UNO, de la 50 landoj plej malriĉaj el la mondo, 33 landoj troviĝas en Afriko, kvankam la grundo de tiu kontinento, en si mem, estas riĉa. Kaj se ni resumas pri militoj, luktoj, kvereloj aŭ pri la plej diversaj perfortoj, nune, laŭ ACNUR, dek du afrikaj ŝtatoj estas devigataj suferi tiujn mizerojn.
Resume, ke la negra kontinento havas sur si ankoraŭ plej nigran esperon. Sed inter tiuj malfavoraj vortoj aŭskultitaj de ĉi tiu raportanto, agrable estis aŭdi, ke nia Internacia Lingvo iomete vigliĝas en Afriko.
Nia babilado finiĝis kun la afabla invito de «Grupo Aŭroro» al bufedo, kiun ili preparis por ni, al kiu sekvis komuna tagmanĝado en apuda restoracio.
… la pasintan 23-an de Aprilo, en kies dato Katalunujo festas ĉiujare sian «Tagon de la libro kaj la rozo».
En tiu mateno la Sabadell-aj stratoj aperis invaditaj de flor-vendistoj, kiuj
— imatge 3 —
KAE-Informilo – 4 –
ofertis siajn florojn al la promenantoj kaj antaŭ ĉiuj libro-vendejoj, oni povis rigardi la alkutimiĝintajn budojn, ofertante al la preterpasantoj la librojn laste eldonitaj. En aliaj budoj, oni trovis la verkistojn ĝoje subskribante siajn verkojn por siaj fidelaj legantoj.
La suno brilegas en tiu mateno kaj tio kuraĝigis nin montri niajn Esperanto-verkojn ankaŭ surstrate, plej ekzakte en placo apud la urbodomo, kune kun budoj de aliaj kulturaj societoj, sed ĉiam ĉirkaŭataj de libro-vendistoj.
En la komenco de tiu alineo mi skribis» «montri niajn Esperanto-librojn», ĉar vendi librojn verkitajn en nia kara Internacia lingvo estas afero nepensebla, niaj lokaj samideanoj jam konas tiujn verkojn kaj la aliaj homoj, kiuj pli aŭ malpli rigardas nian budon, nek kompremas nian lingvon nek scias kio estas Esperanto, malgraŭ niaj klarigaj klopodoj.
Tiu ĉi raportanto, kiu ankaŭ troviĝis tiutage en nia budo, havis nur la plezuron respondi al ĉiuj la demandojn de ĉiuj infan/inoj, kiuj vizitis nin, kaj kiel kutime ili demandis pri la libro plej vendata en tiu tago kaj pri la nomo de ĝia aŭtoro, mi respondis ke la aŭtoro estas William Auld, kandidato pro lia Esperanto verkaro al la Nobel-premio por 1999, kaj pri la verko plej vendata «Stoploj kaj Pajleroj», kompreneble pia mensogo, sed pri kiu ni fieris. Poste mi profitis la momenton por disdoni al la geinfanaro flugfoliojn pri Esperanto-kurso, kun la peto, ke ili montru ilin en siaj lernejoj.
Sed la laboro malfaciliĝis je la 15-horo. En tiu momento, grizaj kaj poste nigraj nuboj aperis, kaj ventego blovis, kompreneble la pluvo, verdire pluveto kaj la ventego devigis nin rapide malaperi kun niaj libroj. Post kelkaj horoj la suno denove ridetis, sed ni ne plu troviĝis tie por daŭrigi nian laboron.
… la 16-an de Majo, en kies dato kaj por la dua fojo, Hispana Fervojista Esperantista Asocio, akceptis niajn «babiladojn» en sia ejo, lokita ĉe la granda halo de la staciodomo RENFE – El Clot, Barcelono. La temo elektita estis «la militoj», kun ok kromaj subtemoj kaj kunvenis 26 gesamideanoj.
Kvankam tiu temo estas taŭga, en niaj hodiaŭaj konversacioj, okaze de la malfeliĉaj eventoj, kiujn suferas popolanoj de la eks-Jugoslavio, niaj esprimoj sekvis plejgrandaparte aliajn vojdirektojn.
En la komenco de nia interparolado oni substrekis la malaperon de la klasikaj militsistemoj, tio estas, armeo kontraŭ armeon sur militkampo por defendi sian propran aŭ atingi novajn teritoriojn. Tiu pensomaniero eble devenas de la Golfo-milito, en tiu okazo la televido alkutimigis nin rigardi militon alimaniere, kvankam la suferoj kaj la suferantoj estas ĉiam la samaj, ĉar militoj ĉiam estas plejgrandaparte, nur favora al elitaj minoritataj grupoj, kaj arde neniam dezirataj de la popolamasoj.
Eble oni militas pro ekonomiaj kialoj, tiel kiel la granda produktado de varoj kaj malgranda konsumado, kio alportas senlaborecon. Poste la registaroj profitas
KAE-Informilo – 5 –
aŭ dediĉas tiujn laborfortojn en la produktado de armiloj. Kontraŭon oni povas observi favore en evoluintaj landoj, kiel Svedujo aŭ Svisujo.
Sed aperis alia rimarkinda opinio pri la militoj, disversfoje apogita. Tio estas, ke milito ekzistas ĉar niaj mensoj ankoraŭ ne estas preparitaj por pace vivi; ankoraŭ ni ne kapablas forĵeti niajn militemajn inkstintojn.
En iu momento de nia babilado, okazis ke samideanino, por plej bone interveni, alportis surpapare skribite ŝiajn opiniojn, kiujn tuj sekve ŝi tute simple legis. Laŭdinda kaj imitinda kutimo, kiun varme ni rekomendis al aliaj samideanoj, kiuj kutime montras sian timemon por laŭte paroli aŭ havas malfacilaĵojn por parole esprimi siajn opiniojn koncerne al la temaro proponita de nia kunordiganto.
Aliaj demandoj de la tiutaga babilado estis mallonge kaj konkrete responditaj. Do, fine, memoru ke «du militas, tria profitas», laŭ la proverbaro Esperanta.
Kiel kutime, ne mankis aperitivo ĉe HEFA kaj komuna tagmanĝo en plej bona etoso.
SoTo
========================================
MANUEL DE SEABRA, PREZIDANTO DE ACEC
La pasintan 14-an de majo, ACEC (Profesia Asocio de Verkistoj de Katalunio), en Barcelono, elektis kiel sian prezidanton, por kvarjara periodo, esperantlingvan verkiston Manuel de Seabra.
ACEC estas verkista asocio, kiu ĉefe okupiĝas pri la defendo de la profesiaj rajtoj de ĉiuj verkistoj loĝantaj en Katalunio, sendepende de la lingvo uzata. Inter pli ol 300 membroj de ACEC troviĝas germanaj, polaj kaj ĉinaj verkistoj, krom multaj el la plej famaj nomoj el la hispana kaj kataluna literaturo.
NIAN GRATULON AL NIA SAMIDEANO, DE SEABRA.
========================================
NOVA ESPERANTA REVUO EN ESPERANTUJO.
Ni ĝoje salutas la aperon de la nova revueto «Facila Esperanto», monata informilo de la Esperanto-movado en Pakistano.
Niaj gesamideanoj kiuj deziros korespondi kun Pakistanaj Esperantistoj, adresu viajn petojn al la redaktoro. Sano Tarik Mehmood CABC Printers, 205-A Royal Centre, Blue Area, ISLAMABAD. Pakistano.
Kara amiko, viadispone troviĝas en nia Asocio Esperanta kurso perkorespondado, je tre malalta prezo. Nur 4000 psetojn, kiuj inkludas, krom de la lecionoj kaj ekzercoj, vortaron «Sopena-n» kaj kasedon por ĝusta prononcado de la vortoj.
— imatge 4 —
KAE-Informilo – 6 –
ĈU DE TIUJ LINGVOJ DEVENAS ESPERANTO? (DUA PARTO)
El la verko «La Minoa Kreto» de Paul Faure. Esperantigis, Luis Serrano Pérez (la vortoj sekvataj de asterisko, signifas ke mi ne trovis ilin en PIV kaj mi rezignis ilian esperantigon
DAŬRIGO: Vidu KAE-Informilon numeron 24. Oktobro/Decembro 1998
…(1939) de kvarcent tabuletoj kaj fragmentoj enskribitaj en -linio B – en la minoa palaco de Pilo(*) kaj poste en aliaj de la mem Miceno en la jaro 1952, ĉio prenas eblecojn de probableco, kiel jam supozis Person, Mylonas kaj Stawell, ke la lasta skribosistemo transkribis la saman lingvon, kiu oni parolis en Grekujo jam en la minoa epoko. La laboroj de Alice Kober, aperintaj en 1948 en la «American Journal of Archaeology» multe progresigis la interpretadon de la plej ĵusaj skribaĵoj. Kiam oni komparas la parolon de tri signoj kun la fino de la vorto, ŝi pruvis la ekziston de unu deklinacio hazarda, kun du genroj kaj du numeroj por la subtantivo kaj la adjektivo. Ŝi establis ankaŭ la tabulojn de ofteco. Krome iuj signoj ligitaj en diversaj paroj da vortoj sugestis la ekziston de partetoj kunordigitaj, analogaj al tiuj de la greka lingvo. En 1940 kaj 1950 la bulgara erudito Vladimir Georgiev rekonis la enskribaĵojn minoajn, danke al la ideogramoj, kiuj akompanas certajn vortojn, kelkaj praktike dulingvaj kaj li proponis vidi en ili lingvon hindoeŭropan tre proksima al la greka, kiu interpretis intue ĉirkaŭ dudek signojn silabajn.
Komence de majo 1995, la greka erudito Ktistópulos utiligante metodojn komparativajn kaj kombineblaj, identigas la signojn a, na, pa, po, ra, ti, kaj antaŭvidis la vorton sklavon, do-e-ros- por la maskleco kaj do-e-ra por la virineco, en du grupoj de tri silaboj. Kelkajn semajnojn poste juna angla arkitekto, Michael Ventris, malnova kriptologo de Germanujo reprenis kun tiuj novaj bazoj iujn laborojn komencitajn de li mem en la jaro 1940. Dum longa tempo li estis kredanta, ke dudek de la signoj minoaj havis saman signifon ol iuj signoj cipraj postaj al mil jaroj kaj ke la tabuletoj cnosaj kaŝis lingvon similan al la etruska, poste li eraris en komparo kun la listo semidaj de Ugarit. Je la fino de majo 1952 ekvidis la seriozecon de la gekra hipotezo, utiligis la sugeston de Cowley (1927) – la simbolon ko – por rekoni en la tabuletoj ko (r) wo (s) «knabo» kaj ko (r) wa «knabino», forlasis dekkvin de siaj dudek du cipraj signoj kaj sin bazante ĉu en statistikaj metodoj, ĉu analizante la terminojn masklajn kaj inajn, singularajn kaj pluralajn, ĉu en hipotezoj de iliaj antaŭloj, aŭ ĉu fine, en la simpla eseo de kretaj toponimoj (A-mi-ni-so; Ko-no-so; Tú-ri-so; Pa-i-to; Ru-ki-to), establis, kiel en la Departamento de Ciferado» serion de ekvivalencoj ekde la kvina donis pozitivan rezulton; la unuan de junio 1952 fragmentoj de frazoj de lingvo pli arkaika ol tiu greka de Homero kaj de ortografio tre simpla, praktike stenografia, esprimis ĉiujn klasojn de konataj problemoj, administraj kaj religiaj. La notico estis diskonigita per la
KAE-Informilo – 7 –
Silabaro de la skribaĵo – linia A –
La asteriskoj montras signojn ekskluzivajn de ĉi tiu skribaĵo.
[BILDO p.4 | 59,24,99,69] Mane desegnita tabelo de la silabaro de la Linia A: kolumnoj «a», «e», «i», «o/u»; vicoj por la konsonantoj y, w, r, m, n, p, t, d, k, q, s, z (kaj supra vico por la puraj vokaloj); en ĉiu ĉelo unu aŭ pluraj signoj, kelkaj markitaj per asterisko kaj kelkaj per demandosigno.
Ne situitaj: [BILDO p.4 | 64,77,96,85] Manskribitaj signoj kun numeroj kaj supozataj valoroj: L8 (ya+?); e1 (qi?); 35 (nau?); 36 (ko?); L? (qa?); 43 (wa2?); 65 (ki2?); 90 (ka2?).
[BILDO p.4 | 89,80,96,84] Mane desegnita sago montranta dekstren.
— imatge 1 —
KAE-Informilo – 12 –
Depósito Legal B-42645-92 Edita Associació Cultural Esperantista. Eldonas Kultura Asocio Esperantista. Prezidanto. Josep Mª Galofré Domingo. Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32, Es- 08202 Sabadell. Hispanujo. Tel. 937275021. Faksilo + Tel. 937836511, jserrano@doc6.es Oficiala sidejo de KAE. Montseny, 5, 1-er ES-08208 SABADELL Hispanujo. Delegacio en Terrassa. C. Civic M. Roig. C/ Sant Tomás, 2. ES-08222 TERRASSA. Hispanujo. KIEL PAGI: per poŝta ĝiro al Santiago Torné. C/ Roca 22, 3-er, 1ª. 08208 SABADELL aŭ «La Caixa»-konto, 21000461960200045498. Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
Redaktistoj Luis Serrano Pèrez Santiago Torné i Grau
**************************************************
«SEPA INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO»
DE LA DUA ĜIS LA NAŬA DE OKTOBRO 1999 CAMBRILS (TARRAGONA) KATALUNUJO-HISPANUJO (SUB LA AŬSPICIOJ DE HISPANA ESPERANTO-MUZEO)
========================================
Karaj gesamideanoj, la tempo forflugas rapide kaj iom post iom ni alproksimiĝas al la dato por okazigo de nia Esperanta evento. La programo estas vere alloga kaj ni jam povas prezenti al vi niajn prelegantojn. Juan Antonio Cabezos Martinez pri la temo «George Orwell kaj nia tempo». Jesús de las Heras, kies temo de la prelego estos anoncota siatempe. Antonio Marco Botella pri: Eŭropo, la naciismoj kaj la multlingvismo. Giordano Moya Escayola lia temo estas: Socia Evoluo. Eksterlandaj prelegantoj estos: Jean Amouroux, el Francio, pri la vivo kaj verko de Paul Berthelot. kaj Nora Caragea el Germanio pri temo anoncota.
En la turisma faceto, estas antaŭvidaj ekskursoj laŭ turismaj agentejoj tuttaga al Gandesa. Ekskurso al Tarragono por vidi la romiajn konstruaĵojn. Al «Port Aventura». Ŝipa promenado , vizito al diversaj enurbaj monumentoj kaj muzeoj…
Post la vespermanĝo okazos tri debatoj: Don Kiĥoto, kion celis Cervantes per tiu verko?, Ĉu vi jam havas eŭro-monerojn en via poŝo? kaj, Ĉu la «Semajno» bone funkciis?, kritikoj,aŭ laŭdoj al la organizado.
Kompreneble, aliaj du vesperojn ni dediĉos pri amuziĝo: Interkonatiĝa vespero, sabate kaj la famaj «Habaneras» kun trinkado de flamigita rumo.
Plej grava ankaŭ estas, ke la nura oficiala lingvo dum la «Semajno» estos Esperanto.
Kiam estas redaktataj ĉi tiuj linioj la municipaj elektoj ankoraŭ ne okazis, sed ni jam estas certa, ke ni ĝuos la ĉeeston de la s-ro urbestro okaze de la inaŭguro. De la loka Patronato pri Turismo, ni jam ricevis plenan apogon. Ne hezitu kaj petu pliajn informojn al adreso de nia redakcio. aŭ: luis_serrano@mixmail.com
— imatge 5 —
KAE-Informilo – 8 –
BBC (angla radio) la unuan de julio 1952 kaj kaŭzis grandan emocion. La Profesoro Chadwik, specilisto pri homera lingvo, alportis sian kunlaboradon al ingenia serĉisto. La volumo du de la «Scripta Minoa» de Evans estis aperinta en februaro kaj en ĝi oni povis deĉifri, ne sen emocio la nomon de «Suverana Virgulino» Atenea Potnia(*) kaj serion de la helena panteono, krom de granda nombro de toponimoj kaj antroponomoj. Oni kredis ke la tabuletoj de Pilo(*) faris mencion de Aigeus (Egeo) kaj de iuj kretaj iloj por la laboro, aŭ de la nomo Dionizo. La tabuletoj el argilo malkrovitaj en 1952 en la domo de komercisto de oleo en Miceno, post la sciigo de Michael Ventris, konfirmis la verecon de ĝiaj enskribaĵoj, ĝenerale la mondo de la eruditoj akceptis, post 1953, ke la nova Champollion prave kaj ĝuste estis leginta sekdek ses el la 91 signoj de la silabaro B. Sed, ĉu de kia epoko ekzakte devenas la tabuletoj interpretitaj?
La unuan de junio 1960 komenciĝis arda kontraŭdiro inter la specialistoj. La Profesoro L.R. Palmer konata pro liaj paralelismoj inter la «minoa» ankoraŭ sen deĉifri kaj la lingvo lubita, konscianta de la kontraŭdiroj de Evans kaj lia interkonsenta manko kun liaj kunlaborantoj, proponis en la Seminario Minoa en Londono, kalkuli je ducent jaroj malpli la incendion de la «palaco» de Cnoso kaj ĝin situigi ne ĉirkaŭ la jaro 1400, sed je la jaro 1200 a.k.. La tuta gazetaro de Eŭropo kaj Ameriko, la brita radio kaj la Unua Internacia Kongreso pri kretaj studioj (septembron de 1961) prenis parton en la polemiko, estonte la publikado de notoj kaj taglibroj de la arkeologoj, la ĵusaj sondoj efektivigitaj en la mem Cnoso, la fondaĵo de la nova muzeo statografia kaj la studo pri la ceramikoj nekonataj, devigis al ĉiuj pensi, ke la «palaco» de Cnoso ankoraŭ ekzistis en la unua parto de la nomata Minoo ĵusa III(= aludas al libro de M.R.Popham). La incendio kiu detruis la konstruaĵon kaj bakis la kontajn tabuletojn okazis ĉirkaŭ la jaro 1300 kaj ĝi nur estis parta. La malrapida dekadenco akompanata de novaj konstruaĵoj, ne finiĝis ĉi tie, kiel en la kontinenta Grekujo, sed je la fino de la jarcento XIII-a, a. K. La grandaj perturboj, kiuj tuŝis la tutan insulo, sufiĉas por klarigi la difinitivan forlason de la arkeologa mintavolo. La epoko pri kiu ni okupiĝos estas, do, antaŭa al la tabuletoj skribitaj en -linia B- kaj ĉi tiu dekadenco apartenas al jarcentoj 16-a kaj dekkvina a.K.
Ankoraŭ ni ne scias kian lingvon uzadis la skribistoj de tiu epoko. Apenaŭ la ne sufiĉa mitologio komencis legi, aŭ eble pli bone, diveni la enhavon de la tekstoj pli ĵusaj, inventaroj de la magazenoj kaj impostoj pagitaj al la dioj kaj al la mastroj de la «palacoj», la filologoj intencis interpreti la tekstojn pli antikvajn skribitajn en – linia A -. Ili konsistas precipe el tricent tekstoj tre mallongaj, ofte konsistantaj nur unu vorto, en tabuletoj kaj etikedoj el argilo, argilo kiu troviĝis en la princa urbo de Agia Triada (*), alia dudeko en Cnoso kaj deko en Festo kaj en Palecastro(*). Komparataj kun la trimil kvarcent enskribaĵoj, kiuj per diversaj metodoj ebligis deĉifri la – linia-n B – ili estis tre malmulte.
DAŬRIGOTA
KAE-Informilo – 9 –
KONCEP-ERAROJ II
= = = = = = = = = = = =
De Félix Garcia Bláquez (Venezuelo)
La afablaj komentoj de S-no Vale al mia artikolo «Koncept-eraroj» nepr igas min pluklarigi la ideojn tie eksponitajn. Ni vidu:
Rilate al la uzado de «si» kaj «sia» mi konsentas kun S-ano Vale, krom iuj detaloj pri kio ne valoras la penon iom cerbumi, tamen mi deziras trakti iun temon, ankoraŭ ne kontentige klarigita.
Antaŭ kelkaj jaroj oni diskutis inter esperantologoj ĉu oni devas diri : «li kaj lia edzino» aŭ «li kaj sia edzino». Kompreneble, oni ne povas opinii sen la kompleta teksto (mankas la verbo). Ni kompletigu la ekzemplon:
Li kaj… edzino iris al la teatro
Ĉi-kaze, oni devas, laŭ mia opinio, konsideri la koncepton de kunmetita subjeto.
«li kaj…edzino» estas kunmetita subjekto, «li» nur estas parto de la subjekto, do la subjekto estas la edzoparo. Tial, ne havas sencon uzi «sia» antaŭ «edzino». Aliflanke, se oni ne volas uzi posesivon, plibone oni uzu la artikolon, nome: «Li kaj la edzino», subkomprenante ke temas pri la edzino de li. Tamen, se oni ligas ambaŭ vortojn per la prepozicio kun, oni rajtas uzi «sia». Ekzemple:
«Li kun sia edzino iris al la teatro»
ĉar nekontesteble ĉi-kaze la subjekto estas «li». La akordo de tiuspeca subjekto estas kun la verbo en singulara formo. En Esperanto, tio montriĝas kiam oni uzas kunmetitajn tempojn. Ekz.:
«Li, kun sia edzino estas iranta (ne irantaj!) al la teatro».
Oni komparu:
«li» kaj la (aŭ lia) edzino, estas irantaj (ne iranta) al la teatro.
Tio supre eksponita rilatas al la Regula Sintakso, tamen se ni estas toleremaj, ni devas aldoni, ke ekzistas en la Figura Sintakso, silepso kiu estas «…frazfiguro, per kiu oni akordigas vortojn inter si, ne laŭ la formo, sed laŭ la ideo. Ekz. … Ŝi forlasis sian koleron kaj ĉaron.» (1)
—–0—-
— imatge 6 —
KAE-Imformilo – 10 –
La ekzemplo citita de Vale:
Ŝi prenis la knabinon kaj lavis ŝin…» pensigis min pri la jeno:
En la lingvo Esperanto estas grava afero eviti ambiguecon (dusencecon), eĉ se la uzmaniero estas trovebla en la Fundamento. Pli klare kaj konkrete, kiam oni aŭdas:
—Li diris al li…
Oni aŭtomate demandas:
—Kiu estas unua «li» kaj kiu la dua?
Kio pruvas ke la eldiraĵoj ne estas unusenca.
El gramatika vidpunkto, la citita uzado povas esti korekta, tamen el la logika, ĝi estas kritikinda.
La fakto ke la Fundamento akceptas tiun neklaran uzon, ne devigas nin imiti ĝin. Ni memoru alian kazon: la Fundamento rajtigas nin uzi kiel pronomon «unuj (2), sed pli logika estas «iuj» (3), kaj neniel oni povas kondamni ĉi lastan uzadon, ĉar temas pri plibonigo de la lingvo sen malobeo al la Fundamento.
Notoj: (1) Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, p. 989 Paris. 1970 (2) Paragrafo 12 de la Ekzercaro » El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj.» (3) «unuj» malobeas la regulon kvaran de la fundamenta gramatiko, kiu sentencas ke numeraloj estas nevariaj; do, ĝi estas potenciala arkaismo!
****************************************************
REVUOJ RICEVITAJ EN NIA REDAKCIO INTERŜANĜE KUN NIA KAE-Informilo
NOVA BADIA. Interesa revuo 32-paĝa presita en bona paperkvalito. Redaktita en la kataluna kaj kastilia lingvoj, estas bildo kaj standardo de tiu kio okazas en tiu urbeto apud Sabadell. Sed por ni havas specialan intereson ĉar en ĝiaj paĝoj oni aperigas Esperantan lecionon fare de nia samideano kaj KAE-membro, Antonio Quintana.Dankon.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
SVISA ESPERANTO-SOCIETO. Jen enlanda organo, kiu celas diskonigi la diversajn aranĝojn okazantajn en tiu bela lando Svisio. Do, ĉiu Esperanto-Grupo informas pri siaj penoj kaj atingoj. Redaktita de Claude GACOND ĝi estas bonega ilo por koni la tiean Esperanto-Movadon. Adreso: Poŝtfako 5031, CH-2305 La Chaux-de-Fonds.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
ARGENTINA E-VENTO. Jen bulteno de niaj kolegoj en tiu suda amerika lando. Verkita parto en la hispana kaj parto en Esperanto, estas bona ligilo inter la argentinaj geesperantistoj. Ĝi ne estas luksa, sed jam tre taŭga por siaj celoj.
KAE-Informilo – 11 –
INFORMO AL LA ESPERANTISTARO
Ni celas informi al ĉiuj esperantistaj kolektivoj kaj individuoj enlandaj kaj eksterlandaj pri la nova sidejo de Fundación Esperanto kaj de la aragona Esperanta Societo Frateco de Zaragozo, kiuj de la unua de majo 1999 estas ĉe str Cadena, 20-22, 1º izq. ES-50001-ZARAGOZA.
Kiel rapida informo por tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas ĉi tiujn E-asocion, ni diru ke, Fundación Esperanto estas tutlanda hispana fondaĵo oficiale agnoskita de la ŝtato, jure dotita por formuli, efektivigi aŭ simple helpi por subvencioj esperantistajn projektojn docentajn, eldonajn, propagandajn kaj aliajn aktivaĵojn sen profita celo. La tutlanda hispana Fondaĵo Fundación Esperanto sin nutras per donacoj, heredoj kaj subvencioj de oficialaj institucioj aŭ de simplaj esperantistoj kaj simpatiantoj. La aktuala hispana Leĝo pri Fondaĵoj tute ne permesas uzi la kapitalon sed nur la rento de ties havaĵo; kaj konkrete en la specifa celo menciita, t. e.. jen bona formulo por ke la veraj esperantistoj investu sian monon sen ebla perdo de la propra celo. Dum la jaro 1999 Fundación Esperanto elspezos por tiu tasko 350.000 pesetojn.
ANTONIO MARCO BOTELLA (Administranto de Fundación Esperanto)
****************************************************
HISPANAJ MUNICIPAJ BALOTOJ KAJ POR LA EŬROPO-PARLAMENTO 1999
[BILDO p.6 | 56,51,67,67] Portreta foto de Joan Manau Valor: viro kun okulvitroj, jako kaj kravato.
Okaze de tiuj balotoj, la pasintan 13-n de junio, esperantisto kaj membro de nia Asocio, Joan Manau Valor, kiu kandidatis, en la vicoj de la «Partit dels Socialistes de Catalunya (PSC-PSOE)», estis elektita kiel urbokonsilanto.
Ni kore gratulas nian amikon Manau, al kiu ni deziras la plej efikan kaj sukcesan laboron ene de la Sabadell-a Urbodomo.
****************************************************
ESPERANTO-INFORMADO
La pasintan 13-an de junio, M.U.N.E. (Universala Movado Nova Erao) organizis rondan tablon en Centro Baha’i, el Terrassa, por paroli pri «Uneco, kiel fundamento de frateco inter la homaj estaĵoj»
En la menciita kunveno prelegis pri nia Internacia Lingvo, nia KAE-estrarano Martí Guerrero i Cots.
Je la fino estis kolokvo, en kiu prenis parton multaj el la 80 ĉeestantoj.
****************************************************
DE LA 17-a ĜIS LA 21-a de JULIO: HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO.
2a època, núm. 28, octubre-desembre de 1999

Coberta del KAE-Informilo 2a època, núm. 28, octubre-desembre de 1999.
Facsímil: escaneig a BitArkivo
El número, sencer
— imatge 1 —
[BILDO p.1 | 54,2,98,33] Emblemo de la asocio en verda kadro: grandaj literoj «K», «A» kaj «E» kun steloj; supre la teksto «Kultura Asocio Esperantista», dekstre malsupre «Katalunujo», vertikale maldekstre la subskribo «Kintana».
Kultura Asocio Esperantista — KAE — Katalunujo
Nº 28 . Dua epoko. dektria Oktobro/Decembro 1999.
**************************************************
LA FERIADO FINIĜIS !
Profesoroj kaj lernantoj revenas al la lernejo. Nia por Esperanta laborado ne povas resti for de tiu regularo. Plej bone dirite nia lernejo estas dum la tuta jaro malfermita, sed estas en ĉi tiu jarepoko, en kiu ni devas meti specialan atenton.
Nia tuta ekzistado dependas de niaj kursoj. Se ni kapablas altiri novajn homojn al nia movado, tio jam signifas la daŭrigadon kaj progresadon de nia idealo. Ni estu sinceraj kaj akceptu la realon, dum la lastaj jaroj, nia laboro eĉ se granda ne ricevis la rezultojn deziratajn. Kaj tio nur havas la jenan rimedon, plie kaj plue labori. Kaj en tiu laborado jam estas laborlokoj por ĉiuj,por tiuj, kiuj agadas kiel profesoroj kaj por tiuj, kiuj enkovertas cirkulerojn.
Eĉ se la «grandaj» kapoj de la internacia Esperanto movado donas prestiĝon al nia idealo kaj prezentas ĉe la gravaj internaciaj forumoj, la celojn kaj la kialojn de Esperanto, neniel oni devas forgesi, ke la solida kaj fundamenta bazo troviĝas en tiuj Esperanto-kursoj, ofte starigitaj en tre malfacilaj kondiĉoj. Sen ŝafaro ne povas esti paŝtisto Do, sen esperantistaro ne povas ekzisti la grandaj gvidantoj de la movado. Kaj tiu estas nia defio, kunligi ĉiujn niajn klopodojn por atingi kontentigajn rezultojn. Ne estas alia vojo.
La modernaj medioj de komunikado, de instruado ŝanĝis la arkaikan instrusistemon, kaj vole aŭ ne vole, ni devas adaptiĝi al la nunaj cirkonstancoj. Ĉiam ni batalas kontraŭ la saman problemon, mankas mono, mankas rimedoj por prezenti allogan instruo-sistemon. Sed io estas vera, ni ne povas restadi pasive, ĉu kun bonaj aŭ ne tiel bonaj kondiĉoj se ni devas iri antaŭen.
— imatge 2 —
KAE-Informilo – 2 –
58-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO KAJ 9-a EŬROPA ESPERANTO-FORUMO
Castellón de la 17-a ĝis la 21 de julio 1999
De Luis Serrano Pèrez.
Ne estas facile raporti pri ĉi tiu Hispana Kongreso de Esperanto, ĉar en ĝi mem estis tiom da kontraŭdiroj, ke meritus longan klarigon.
La Kongreso havis ambician programon, abundis la programeroj, kiuj jam multe altiris mian atenton, sed ne ĉio realiĝis laŭ programite. Mankis sperto de la organizantoj, fakte ili jam multe laboris sed ne en adekvata direkto. Mankis kunlaborantoj kaj malgraŭ ilia bona intenco, ili ne povis okazigi la Kongreson laŭ programo prezentita. Kio jam estas vera bedaŭro, ĉar kiel dirite la programo estis riĉenhava.
Ne estis Kongreso-libro, pro kaŭzoj de la informatiko, la libro restis kaŝita en «iu» disketo, kiu pro diversaj kaŭzoj de kompleksa kongruo inter programoj,la libro estis viktimo de nia plej moderna interkomunikado. Jes, oni presigis la programon, kiu baldaŭ evidentiĝis ne taŭga. Granda parto el la programeroj ne estis efektivigitaj, ne pro manko de tempo, sed pro malbona organizado.
La Kongresejo troviĝis iomete malproksime de la diversaj tranoktejoj, kaj aparte de kuraĝaj piedirantoj oni bezonis uzi la aŭtobuson, kies vojaĝoj estis senpagaj. Sed dum sabato kaj dimanĉo ili ne funkicis. Tiu distanco inter la restadejo kaj la Kongresejo ankaŭ multe komplikis la disvolviĝon de nia nacia Esperanta evento.
Ankaŭ ne funkciis bone iuj hoteloj, kie estis neniu deĵoranto por kontrolo de la eniro aŭ eliro de la tranoktantoj, kun tre ofte fermita pordo.
La Kongresejo estis bonega, tiu Universitato metis al nia dispono la grandegan aŭditorion, kaj aliajn salonojn. Ankaŭ funkciis la restoracio je tre moderaj prezoj, kvankam ne dum sabate kaj dimanĉe. Jes, oni anoncis bankedon, sed kiam alvenis la momento, ili sciis nenion pri tiu temo kaj iuj akceptis redonon de la pagita mono, aliaj akceptis la normalan manĝon.
Eble en aliaj Esperantaj informiloj, oni anoncos, ke al la Kongreso aliĝis pli ol tricent esperantistoj, kio eble estas vero, sed el tiuj 300 aliĝintoj vi devas eltiri ĉirkaŭ 200 polojn?, kiu pere de la «Mondo kaj Turismo» venis prezenti la polan folkloron en placo de Castellon. Jes, estis bela folklora vespero, al kiuj tiuj ensembloj polaj aliĝis aliaj, de Castellon, aragonaj, andaluzaj ….
Jes estis bonaj prelegantoj ( pri kiuj vi legos tuj sekve laŭ la plumo de nia amiko S.Torné). Oni informis detale pri la tasko de «Monda Turismo» kaj se mankis realigi multajn programerojn, tamen oni prezentis prelegon pri Kroatio, kiu ne estis enprogramigita. Sed alia juvelo de la Kongreso estis la aktorado de Bulgara Esperanto-Teatro, kiu entuziasmigis la ĉeestantaron. MIAN GRATLULON. Bedaŭrinde la horo, ne estis la plej konvena kaj multaj
— imatge 2 —
KAE-Informilo – 3 –
gesamideanoj ne ĝin ĉeestis. Pri la Bulgara Teatro estis anoncitaj du prezentoj sed nur okazis unu, bedaŭrinde, tre bedaŭrinde.
La organizantoj afable invitis nin apud la strando al fama valencia rizo giganta (paella).
Ankaŭ funkciis kurso laŭ rekta metodo, kiu estis kontentige ĉeestata.
Jes, la libro-servo ankaŭ funkciis, sed mi pensas, ke sen granda sukceso. Estis ankaŭ ekspozicio pri Esperanta filatelio, kaj ankaŭ estis oficiala poŝta stampilo.
La lokaj aŭtoritatoj ĉeestis la reinaŭguron de la Monumento, kaj inaŭguron de la placo Esperanto, kie la organizantoj abunde gastigis la ĉeestantaron.
Jes, ankaŭ troviĝis la kantisto «Solo», kiu per milda muziko kaj modernaj bildoj distris nin dum duonhoro.
Nu, la kunsidoj kun la HEF-estraro estis trankvilaj «kiel olea maro» do, nenio rakontinda, aŭ jes, ĉar oni akceptis la kandidatecojn de Madrid kaj San Javier (Murcio) por okazigi la du venontajn Kongresojn, 2000 en Madrido kaj 2001 en San Javier.
Pri la fama 9-a Eŭropa Esperanto-Forumo, eĉ vorton mi aŭdis pri ĝi. Tute simple mi diru, ke ĝi ne okazis.
Kompreneble oni liveris la «Premion Klara Silbernik» al nia kara amikino Angeles Martinez, veraj emociigaj momentoj.
Oni informis amplekse pri «Fonduso Esperanto». Pri la disvendado de Don Kiĥoto, oni anoncis ĉiu mendo minimume devas esti de kvin ekzempleroj.
Ŝajnas, ke la politiko tre malhelpis niajn organizantojn, ĉar la 13-an de junio oni elektis alian urboestraron, kiu ne realigis la promesojn faritajn de la antaŭa urba konsilantaro.
Mi supozas, ke la organizantoj havos gravan deficiton, kio jam estas io terure post tiom da laboro.
Mi komprenas, ke mia raporto ne estas tre entuziasmiga, sed sincere tio estas kion mi vidis.
PRELEGOJ
De Santiago Torné Graŭ.
De tiu ĉi Kongreso, oni devas rimarki la grandan nombron da prelegoj. Unualoke okupis la podion Olga Kerziouk pri «La Nova Brita Biblioteko; konstruaĵoj kaj trezoroj», akompanante siajn vortojn de lumbildoj. Ŝi tre detale informis pri la venonta funkciado de tiu grava biblioteko.
Kris Long «Aŭguris per blankaj limakoj kaj glosoj de la irlanda poeto Pearse Hutchinson».
Sigita Staisiunaite parolis kaj praktike montris, helpata de aliaj hispanaj profesiuloj, – verdire komercaj disvastigantoj-, la «Japanan Terapian Mesaĝon».
Prelego pri «Astronomio» estis majstre disvolvita de David Galadi, kiu kapablis enirigi nin en tiun sorĉravitan sciencon kaj iomete kompreni pli la larĝecon kaj longecon, unuvorte, la grandecon de la nekomprenebla universo.
— imatge 3 —
KAE-Informilo – 4 –
«La germana kulturo sub premo de la Usona prestiĝo», detale prelegis Rudolf Fisher. Li rimarkis, ke Usono, kun sia tutmonda ekonomio, permesas al si esti, tiu kiun li deziras esti kaj imponigas la anglan, plej ekzakte la uson-anglan lingvon: li memorigis al ni, ke nuntempe la deskruloj en Germanujo kurioze saŭmas kontraŭ ĉio, kio ne estas germana, sed ne kontraŭ ĉio usondevena kaj ankaŭ en la nuna kultura batalkampo favoras al la angla por usonigi la germanan universitaton.
Samideanino Hetwig Fisher, fiere defendis la «Vidpunkton de la virinoj en teologio kaj eklezio», vidpunktoj klare esprimitaj , sed kiuj alportis ankaŭ malsimilajn vidpunktojn ne tute kongrueblaj en la sekvanta kolokvo.
Esperanto en Turismo», plejgrandaparte prezentita almenaŭ pri Kroatio La preleginto Zelomir Pehar, prezentis filmon en Esperanto, pri Kroatio. Tre bone parolata, sed teknike ĝi ne kongruis kun vizio-sistemo de la reproduktilo, kaj tio malbonigis ĝian spektadon.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
[BILDO p.3 | 8,34,48,56] Bildstrio «OLAFO» (subskribita de Dik Browne): sur glacia lago vikingo kaj lia filo fiŝkaptas tra truoj en la glacio; la vikingo sidas apud granda truo, la knabo apud eta truo. Veziko: «PAĈJO, KIO ESTAS OPTIMISTO?». Vertikala kopirajta noto ĉe la maldekstra rando [nelegebla].
Ĉi tiun supran desegnaĵon ni «kaptis» de «Boletín» n-º 338. Kial ni faris tion? ĉar ni pensis, ke ĝi estas tre taŭga por prezenti al vi nian Kristnaskan Loterion.
La konsilo de la desegno estas evidenta, tra malgranda truo oni ne povas elakvigi grandan fiŝon. La paĉjo estis inteligenta. Nu, similan konsilon ni havas por vi. Do, aĉeto,investu grandan monsumon en nia Kristnaska Loterio kaj vi eltiros kontentigan profiton. Do la regulo estas komprenebla, malgranda investo, ridinda profito, grava investo kontentiga gajno.
Por la nuna jaro nia numero estas : 41209 bela kaj alloga cifero. Kaj eĉ se vi taksas nin kiel «pezulojn» ni denove vin konsilas investi vian monon, kun ni. Nu, ĉiu numerigita bileto kostos 300 pesetojn (ridinda sumo kompare al la gajno) Vi povas mendi ĝin, sed ne malpli ol dek biletojn, kiuj ni sendos per registrita poŝto. Do, ni petas al vi rigardu la desegnon, metu filozofion en vian menson kaj agadu konsekvence. Poste ne ploru, karaj gesamideanoj, ĉar tiam ne plu estos rimedo. Vi ne forgesu, ke viaj amikoj de Sabadell ĉiam estis, estas kaj estos tre honestaj!
— imatge 3 —
KAE-Informilo – 5 –
FESTO, «HISPANA ESPERANTO-MUZEO» 1999
Kadre de niaj «Babiladoj» la 27-an de junio, ni festis la «Trian tagon de Hispana Esperanto-Muzeo». Unualoke ni komentariis aŭ debatis la temon «Raŭmismo». La subskribinto antaŭnelonge legis en iu Esperanta gazeto, ke la raŭmismo celas detrui la Esperanto-movadon. Do, ni decidis debati tiun temon. Responde al mia peto, Literatura Foiro sendis ampleksan dosieron, enhavanta multajn artikolojn pri la temo (Tiun dosieron mi transdonis al la Muzeo, ĉar nekompreneble, sed ĝi mankis). Mi legis la Manifeston kaj neniu trovis indicojn celantaj detrui la Esperanto-movadon. Ĝenerala opinio estis, ke tiu Manifesto, kiel multaj aliaj manifestoj kaj sloganoj, kiuj ŝprucas en la gravaj internaciaj Esperantaj eventoj, nur celas instigi la kolegaron al plia laborado. Eĉ ankaŭ estis ĝenerala opinio, ke tiuj manifestoj tute simple estas, la celo de iuj gravuloj de nia movado eltiri protagonismon por si mem.
La alia parto de la «Babilado» tuŝis la faman «Esperantan Civitanecon». La temo vekis nenian intereson, kaj ĝi estis unu el niaj monataj kunvenoj en kiu la ĉeestantoj ne entuziasme partumis. Oni opiniis, ke ni esperantistoj estas nenia forto kapabla starigi novan civitanecon. Kvankam kiam ni troviĝas meze de «nia Esperanto vivo», ŝajnas kvazaŭ ni apartenus al «alia nacio». Iuj demandis, kiacele alia civitaneco? Estis, kiuj opiniis, ke por tio jam ekzistas la organizaĵo «Monda civitaneco». Aliaj kategorie asertis, ke se temas pri starigo de alia nacio, ĝi jam estus gravega eraro. Kiel dirite, la temo ne vekis grandan intereson, kvankam male aŭ malfavore neniu opiniis. Kompreneble, oni volis scii, ĉu tiu civitaneco signifus novajn leĝojn, ĉu estus speciala Kortumo? Kian rangon havus tiu civitaneco meze de la nune komplikita mondo kaj multaj aliaj demandoj, kiuj koncernas nian ĉiutagan vivon. Oni komparis tiun «Esperantan ĉivitanecon» al Homaranismo de Zamenhof. Iuj ankaŭ opiniis, ke Esperanto devas preni la torĉon, kiu gvidos la mondon al paco kaj reala kunvivado. Kompreneble tiuj teorioj vekis ankaŭ grandan skeptikon inter la ĉeestantoj. Do, fina konkludo estis… ni vidos.
Sekve oni malkovris ene de la Muzeo kvin tabuletojn, kun la nomoj de bedaŭrataj samideanoj, kiuj multe helpis al la Muzeo, nome: Josep Ivern, Ramón Jimenez, Robert Castelló, Ramón Martí kaj Alfred Conigeth, ĉi tiu lasta germano. La aranĝo estis ege emociiga ĉar ĉeestis multaj familianoj de la omaĝataj, kaj eĉ la filoj de Ivern kaj Jimenez, dediĉis paroladeton al sia respektiva patro.
Ankaŭ ni festis la 25-an datrevenon de la inaŭguro de la konstruaĵo de la Muzeo, kaj tiuokaze poetino Maria Canals Pujol dediĉis poemon al ĉi tiu okazintaĵo, kaj kiu estis deklamita de sia propra filo Domenech. Veraj kaj sinceraj momentoj de la «Esperanta Familio», aŭ ĉu de la Esperanta Civitaneco?
Ĉeestis 67 gesamideanoj, kiuj estis malavare gastigataj en la ĉampankelo «Massana» (propraĵo de familiano Izal-Massana), kie ankaŭ troviĝis niadispone abunda bufedo. Eĉ de eksterlande venis bondeziroj: Jean Amouroux el Francio kaj Milan Sudec, el Kroatio.
Por eternigi la feston memoraĵo estis transdonita al la Direktoro de la Muzeo, s-ano Lluis Mª Hernandez Izal, konsistanta el abstrakta aglo, kiu per siaj unglegoj alkroĉas kronon kun interna Esperanta stelo.
Kaj se ĉio funkcias laŭplanite ni jam rendevuas vin por la 26-a de junio 2000. Do, ne maltrafu la okazon. Tiu lukso saluti la novan jarmilon en Esperanta paradizo, kiu estas la Hispana Esperanto-Muzeo, estas privilegio, kiun vi povas ĝui.
Luis Serrano Pérez
— imatge 4 —
KAE-Informilo – 6 –
ĈU DE TIUJ LINGVOJ DEVENAS ESPERANTO? (TRIA PARTO)
El la verko «La Minoa Kreto» de Paul Faure. Esperantigis, Luis Serrano Pérez (la vortoj sekvataj de asterisko, signifas ke mi ne trovis ilin en PIV kaj mi rezignis ilian esperantigon
DAŬRIGO: Vidu KAE-Informilon numeron 27. Julio/Septembro 1999
Sed espero ankoraŭ restadis, la ebleco ke la signoj identaj aŭ analogaj de la du skribo-sistemoj havu la saman valoron fonetikan kaj silaban. Ĝuste 55 el la 91 signoj de la silabaro en la – linia B – oni trovas en la linia A, kaj aliaj kvin aperas hazarde preskaŭ identaj. Aliflanke, iuj signoj ŝajnas ke ili sin prezentas izolitaj, ofte antaŭ la numeroj, do ili povas esti konsiderataj kiel ideogramoj, la kunligoj estas rigore kalsifikigitaj sub ĉi tiu lasta rubriko, la metrikaj signoj kaj kompletaj numeroj kaj numero-frakcioj oni izoliĝis tre ofte.
Sekve la eruditoj komencis semi la centon da tabuletoj en – linia A – kun silaboj nekoheraj de siaj transskriboj kaj demandaj signoj. Kiel ekzemplon ni vidu, tion, kion ili kredis legi en la plej antikva de la tabuletoj trovitaj en la sektoro dudek
KAE-Informilo
ok de la unua «palaco» de Festo, en 1953. Linio 1: i (?) -na (?)-wa, unu punkto (=10. aŭ malunuigo de la vortoj?. a-ri(?); linio 2: i(?)-zu(?)-ni-tal(?), unu punkto, i(?)-sa(?)-ri). En la maldeskra flanko de du malgrandaj duoblaj votaj hakiloj de la sankta kaverno de Arcalojori(*), oni proponis legi la samajn signojn, ĉu idamate(*), ĉu nodamate(*) aŭ sedamate(*).k.t.p. Evidente tio ĉi ne rezultas klarigebla. Kaj kia risko pri la aplikado de fontetikaj valoroj de unu sistemo al alia. Oni povis, kun granda kvanto de humora dozo, trovi kelkajn minoajn signojn en la japana silabaro. La alfabeto latino, derivita de la greka, modifis la valoron de kelkaj grekaj signoj, kaj sen eliri de la egea domino, la simpla transskribita kruco en la historia epoko havas, por iuj, la sonon X, por aliaj la sonon KH por aliaj la sonon Ro. Ni konstatis, ke la interpretado de la -linia B – estis haltigita, dum oni insistis doni al dudek du el ĝiaj signoj la valorojn de la cipra silabaro. Sendube oni devas atendi al la publikigo de novaj tekstoj antaŭ establi la ekzaktajn paralelismojn kaj interpreti precize pli ol centon da simplaj signoj, centon da duoblaj kaj tiujn dudek ses aŭ dudek sep numerajn signojn de -linia A-. Kaj estos necesa, antaŭ ĉio, havi certecon ke estis bone transskribitaj ĉiujn detalojn, sen forgeso nek aldonoj. Kaj ni ne parolu pri la diversaj sistemoj hierogiflaj kies tekstoj estas pli maloftaj.
Ni akceptu provizore la ideon, ke ni povas legi la 90% el la grupoj de silabaj signoj de la -linia A -. Kial estas la supozo pli reala? Unualoke la divido de la
— imatge 4 —
KAE-Informilo -7-
Simplaj ideogramoj de la skribo linea A de Agia Triada ( 1450 jaroj a.K.)
[BILDO p.4 | 60,25,94,76] Mane desegnita tabelo en du kolumnoj kun minoaj ideogramoj de la linia A; ĉiu signo havas manskribitan kodon kaj Esperantan signifon.
| Kodo | Signifo | Kodo | Signifo |
|---|---|---|---|
| L42 | (tritiko) ricaj cerealaĵoj [nelegebla] | Lc63 | kruĉo |
| L39 | oleoj. | Lc64 | kruĉego |
| L47 | legomoj (pizoj lentoj) | Lc45 | kaldrono |
| L49 | olivoj | L99 | viro |
| L60 | figoj | L27 | bovo |
| L71 | malriĉaj cerealaĵoj (milio?) | Lc96 | kapro |
| L6 | oleaj (‘) | L140 | kaprino |
| L82 | vino | Lc97 | ŝafo |
| Lc46 | lano | L136 [?] | ŝafino |
| Lc41/2 | ŝtofo | L113 | porko |
— imatge 1 —
KAE-Informilo – 12 –
Depósito Legal B-42645-92 Edita Asociació Cultural Esperantista. Eldonas Kultura Asocio Esperantista. Prezidanto. Josep Mª Galofré Domingo. Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32, Es- 08202 Sabadell. Hispanujo. Tel. 937275021. Faksilo + Tel. 937836511,jserrano@doc6.es Oficiala sidejo de KAE. Montseny, 5, 1-er ES-08208 SABADELL Hispanujo. Delegacio en Terrassa. C. Civic M. Roig. C/ Sant Tomás, 2. ES-08222 TERRASSA. Hispanujo. KIEL PAGI: per poŝta ĝiro al Santiago Torné. C/ Roca 22, 3-er, 1ª. 08208 SABADELL aŭ «La Caixa»-konto, 21000461960200045498. Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
Redaktistoj Luis Serrano Pèrez Santiago Torné i Grau
**************************************************
[BILDO p.1 | 7,33,21,75] Desegnaĵo de kelkaj tritikaj spikoj kaj, apude, unu greno.
LA LABORO KAJ LA RIKOLTO!
= = = = = = = = = = = = =
Per tiu pompa titolo ni prezentas al vi gravan Esperantan eventon.
ESPERANTO-KURSO EN LA UNIVERSITATO AŬTONOMA DE BARCELONO (U.A.B.)
Organizita de Kultura Asocio Esperantista (K.A.E.), kaj kunlabore kun la Universitato Aŭtonoma de Barcelono (U.A.B.) en Bellaterra, la 19-an de oktobro komenciĝos Esperanto-Kurso, kies daŭro estos tri monatoj. La kurso okazos en la aŭlo de la Fakultato de Ekonomiaj Sciencoj. La kurso estos gvidata de s-anoj Martí Guerrero i Cots, kaj Gerard Rodriguez Gil. Al ĉiu fininto de la kurso la Universitato asignos tri kreditojn de libera elekto.
Same kiel tiuj supraj spikoj devenas de laboro antaŭe farita. La prizorgado de la grundo, la semado kaj aliaj prizorgoj donis siajn fruktojn. La rikolto estas ĉiam bona, se krom la vetero akompanas. En tiu Universitata Kurso, la vetero estas ni, ni estas la semistoj la grundo estas bonega, do nepre la rikolto estos kontentiga.
— imatge 5 —
KAE-Informilo – 8 –
tekstoj en kvar grupojn :
1-a .- Librotenado, en kiu oni konstatas vortojn, kiuj signifas «total» (kuro?),»total ĝenerala» (po-to ku-ro?) kaj «manko» aŭ «ŝuldo» (kiro), la signojn, kiuj reprezentas la ciferojn, iujn ideogramojn pri bestoj, grajnoj, fruktoj, oleoj kaj vino…
2-a .- Etikedoj el argilo destinataj fermi sakojn kaj pakaĵojn kun aŭ sen stampaĵoj kaj de iuj karakteroj (ĉu kapacito?, ĉu destino?)
3-a .- La dediĉoj kiuj troviĝas sur la kulto-objektoj kaj oferoj.
4-a .- Iuj enskriboj de ĉiu klaso de muroj, kaj diversaj karakterizaĵoj, devenoj desegnitaj en la kruĉegoj.
La tria kategorio ŝajnas la plej oferdona. Iuj serioj de signoj sin ripetas sporade kaj ŝajnas indiki la ekziston de iu deklinacio. La vortoj .- jasasarame kaj jasasaramana; atanowoeka (?) kaj atanowowaja(?); kupanu kaj kupanatu; datara, datare kaj dataro, troviĝas en diversaj transskriboj. Oni supozas trovi en la -linia A- iujn vortojn kaj pli ofteco iujn antroponimojn konstatitaj en la -linia B -: aranare rilatas al miceno aranaro, dideru al didero, kasaru al kasaro, kumina al kumino («comino»), qaqaru al qaqaro kaj tre dubema sasame al («sésamo»). Ĉiam sub la hipotezoj, ke la transskriboj estu ekzaktaj, oni konstatas la abundon de terminoj en u kaj en -e, la ofteco de sufiksoj en -r- kaj en -n- kaj eble eĉ en -mn-, kaj iuj forgesoj specifaj en la serio de sonoj en -o (-mo kaj -qo).
Konsekvence oni establas iujn lingvajn teoriojn, kiuj momente oni reduktiĝas al tri. En la unua oni vidas semidan lingvon, sub la -linia A – elstaras la ofteco de la trisilaboj, rilatas kuro-n («total») kun la semida radiko kl, kiu signifas «ĉion» kaj diversajn nomojn de plantoj kiel kumina, qalu, samuku, sasame, aŭ de kruĉoj kiel karopa, sapara, supu kun ekvivalentoj en la hebrea kaj en ugra lingvoj kaj kredas inkluzive trovi proprajn nomojn kiel Davido (de la Biblio) en da-we-da kaj Gpn (de Ugarit) en ku-pa-nu.Tamen ĉiuj tiujn terminojn oni povas adopti perfekte eĉ se la lingva bazo ne estas semida. La nomoj de personoj ne estas tre abundaj nek karakteraj: Wadunimi povas esti licea, Titikuni Hurrita kaj Kuruku greka. Aliflanke, konstante plialtiĝis la nombro de defendantoj de la minoa lingvo, kiel devena de la hindo-eŭropaj lingvoj, krome ili konsideras ĝin parenca de la lubita aŭ la hitia, aŭ kun iuj el la lingvo de Malgranda Azio, la lidia kaj la licia, aŭ eble de iu greka dialekto pli frua ol la minoa. La plej granda kontraŭdiro, kiun oni povas prezenti al la aŭtoroj de ĉi tiuj parencaĵoj, estas ke ili ne atingas aron de koheraj tradukoj de unu sola lingvo, ĉar ili devas sin bazi en diversaj lingvoj, de Hindujo al Litovio, akceptante vorton aŭ radikon, kiu ne ĉiam similas al la supozata minoa vorto. Kaj oni devas konfesi, ke pro manko de tekstoj niaj konoj pri la lingvoj hindo-eŭropaj de Malgranda Azio, enkalkulita la libuti, estas tro fragmentitaj por eltiri akcepteblan serion por komparado kun la minoa.
La tria teorio, defendata precipe de la viena saĝulo Fritz Schachermeyr,
daŭrigota
KAE-Informilo – 9 –
REAGE AL KRITIKA ARTIKOLO
En paĝoj 23 kaj 24 de «Boletin» nº 341, de majo-junio 1999, aperas kritika artikolo titolita: «HEF? Pli bone, dankon!», verkita de s-ro Jorge Camacho, pri kies enhavo ni, la subskribintoj, precizigas la jenon:
Ni solidare apogas la pluan ekzistadon de la tradicia nomo «Boletín», kiun defendas, en sia artikolo, s-ano Antonio Marco kaj aliaj veteranoj hispanaj (Vidu paĝon 25 de la menciita HEF-organo).
La internacia radiko «esperantista» ja troviĝas ĝuste difinita en la hispana vortaro. Same «Movimiento-Movado». Do, nenia risko de konfuzo ekzistas. Cetere, ĉu en Esperanto oni devas modifi radikon, ĉar ĝia senco estas diferenca en iu nacia lingvo? Tiurilate ne prosperis la propono, de pedanteca esperantisto portugala, ŝanĝi la radikon «puto», ĉar en lia lando (kaj en la nia!) ĝi sonas iom malagrable…
Ni neniel povas agnoski, ke la t.n. «raŭmismo», sub kies nomo agadas por Esperanto la serioza «Kooperativo de «Literatura Foiro», kune kun pluraj gesamideanoj tutamondaj, estas, laŭ subjektiva juĝo de Jorge Camacho, la ekvivalento de la politika koncepto «faŝismo». Tiu ĉi fikomparo estas, niaopinie, ekstreme ofenda kaj malsamideaneca.
Ni ne akceptas – kaj ne la solaj! – la akran kritikon de s-ro Camacho kontraŭ la jam tradicia «Premio Klara Silbernik», fondita kaj eksklude patronata de la Hispana Esperanto-Muzeo, kies derekcio ĝin fondis kaj plu funkcias memore al la senlima apogo, kiun donadis al D-ro Zamenhof lia amosenta edzino Klara Silbernik.
Pr fini ni diru, ke tiun premio-sistemon simpatie akceptis kaj aktive ĝin subtenis, inter aliaj, gravaj protagonistoj de nia Esperanto-Movado, kiaj la forpasintaj d-ro Rafael Herrero, profesoro Juan Régulo Pérez, instruisto Zaragoza Ruiz, la neforgesebla Ramón Molera, koresponda kusgvidanto de HEF kaj, lastatempe, iu eksterordinare aktiva esperantisto el Madrido, nome la bedaŭrata Juan Carlos Ruiz Sierra, kiu eĉ grave malsana, iluzie veturis sola al HEF-Kongreso en Salou, precipe por tie ricevi la «Premion Klara Silbernik, tiukaze aljuĝita al lia amata edzino.
Nome de la Kultura Ascio Esperantista (=KAE): J. Mª Galofré (prezidanto) kaj ĝiaj membroj L. Serrano Pèrez, S. Torné Grau, R. Manau Torres kaj V. Hernández Llusera.
En julio 1999
— imatge 6 —
KAE-Informilo – 10 – Recenzo
«HIGIENO DE L’ MURDISTO
Franclingve originale verkita, tiu romano estis eldonita la jaron 1992 kaj poste ĝi adaptita al la teatro kaj al la ekrano. Unua romano de Amelie Nothomb, kiu studis romanikan filologion kaj kiu pasigis tutan infanaĝon kaj adoleskantecon en Ekstremoriento; tre bele presita kaj vestita de moderna kovrilo. Elfrancigita de Armela Le Quint kaj Jak Le Puil. Eldonis tiun romanon de 151 paĝoj, Kleks, el Bielsko-Biata, Polujo, en 1999.
Verko kun konstanta streĉa momento, kiun malpermesas al ni malkovri ĝian elnodiĝon; ĝin enhavas kvin intervjuojn faritaj de ĵurnalistoj al la protoganisto, okdek jarulo, Nobelpremiito pri literaturo, kiu suferas sindromon de Elzenveiverplatz, plej simple kancero de l’ kartilago kaj pro tio, li atendas sian forpason maksimume antaŭ du monatoj.
La unuaj intervjuoj permesas al la leganto eniri en la personecon de tiu oldulo, monstro de obezo kaj misantropeco, karamelglueca, frandema, drinkulo, maledukita, kun porkaj okuloj, krome kripla kaj malbonodora. Agresema, li sin amuzas, kun cinika kruelo, forigante la kvar unuajn ĵurnalistojn, kiuj venis intervjui lin. Li hatas(1) la virinoj pli ol la viroj kaj fanfaronas dirante, ke oni povas skribi ion kion li volas pri si mem kaj ke la legantaro nenion komprenas. Li eksplodas pri bagatelaĵoj kaj diras, ke li famas ĉar neniu legis lin.
La lasta intervjuo, precize farita de juna ĵurnalistino, estas la vera kerno de la verko; dialektita polemiko, vera verba milito inter ili, ĝis la malkovro de la veraj pasintaj agoj de la ĉefrolanto de tiu verko.
Romano tute dialogita, ĉar aliaj priskriboj ne ekzistas, kiu permesas agrablan legadon; la tradukintoj enmetis, tute nature, la vortojn, kiujn PIV difinas kiel poeziajn terminojn kaj, krome, kelkajn latinajn citaĵojn tuj sekve bone klarigitaj en nia lingvo.
Ni konstatis troan uzon de eble taŭgaj sed ne laŭfundamentaj vortoj kiel povintus kaj aliaj, ĉiam tiamaniere reduktitaj. Nepre necesa glosaro finas la verkon.
(hatas) neologismo, kiu laŭ la tradukintoj estas: malamegi.
SANTIAGO TORNÉ
********************************************************
Helpo al nia Asocio: Donaco de Vincento Caudet, el Cavaillon. Francio, 100 francajn frankojn.
========================================
NIA PAROLATA ESPERANTO-KURSO 1999-2000, OKAZOS EN «CENTRE CIVIC DE LA CREU ALTA» strato Major, 70, ĉiu lundon kaj ĵaudon je la 19 ĝis la 20 horoj. Ĝi komenciĝos la 18-an de oktobro. Tel. 937176367
KAE-Informilo – 11 –
HISTORIA KUNVENO ESPERANTISTA
La Kultura Asocio Esperantista (K.A.E.) per ĉi tiu artikolo deziras rememorigi kaj omaĝi historian eventon pri la Esperanto-Movado en Sabadell. La dinamismaj aktivaĵoj de «Aplec Esperanta Grupo» de Sabadell finiĝis en la jaro 1936, pro la komenco de la hispana intercivitana milito. Sekve estis longa paŭzo, kiu daŭris dum 13 jaroj sen Esperantaj aktivaĵoj en nia urbo, kaŭze de la nova politika situacio. Superigita tiu malfeliĉega stadio, havis lokon la 17-an de decembro 1949, kunveno de Sabadellaj esperantistoj, cele rekomenci la Esperantajn aktivaĵojn en nia urbo. En tiu historia kunveno estis fondita Sekcio de Esperanto ene de «L’Agrupació Excursionista Terra i Mar». En tiu unua konstituita estraro estis elektita prezidanto Jaume Folch, sekretario Ramón Gosalbes, kasisto Josep Bosch, kaj Esteban Esteve kaj Ramón Manau estraranoj sen konkreta tasko. Oni aprobis, inter aliaj aferoj, komenci Esperanto-kurson, kiun oni realigis post kelkaj tagoj.
La oficiala inaŭguro de la kurso okazis la 22-an de januaro 1950, je la 11.h matene. Poste la kurso okazis ĉiusabate je la 17.30 ĝis la 19.00 horo vespere, kaj la merkredoj je la 21.00 ĝis la 22.00 horo.
Ĉeestis la solenan inaŭguron, krom la estraro de «L’ Agrupació Excursionista Terra i Mar», membroj de tiu asocio, multaj simpatiantoj kaj la elstaraj esperantistoj Sebastià Chaler kaj Marià Solà el Terrassa, Pujolà i Vallés kaj Delfí Dalmau el Barcelono, Vicenç Hernandez Llusera, Lluis Mimó Espinalt kaj Jaume Viladoms el Sabadell, ĉi tiu lasta estis la profesoro, kiu gvidis la unuan kurson postmilitan en Sabadell. Tuj sekve, post la paroladoj kaj kiel festo-fino de tiu evento la edzino de Lluis Mimó, s-anino Teresa Lladós deklamis verson en Esperanto, ŝi estis varme aplaŭdata de la ĉeestantoj. La festo finiĝis pere de paroladeto de s-ro Canadell de «L’Agrupacio Excursionista Terra i Mar»
José Mª Galofré
********************************************************
NEKROLOGO
La 18-an de septembro forpasis nia kara amiko, samideano kaj membro de K.A.E. Joan Soler i Pujol, en sia 84 vivojaro. Nia kara Soler, ĉiam estis preta al kunlaborado kaj neniam mankis al ĉiuj niaj alvokoj. Al liaj gefamilianoj nian plej sinceran kondolencon.
********************************************************
ZAMENHOF-FESTO 1999
Nia nunjara Zamenhof-festo, okazos ĉe la «Grupo Aŭroro», kiu rememorigos la kvindekan datrevenon de sia fondiĝo. La elektita tago estas la 21-a de decembro. Pliajn detalojn vi jam ricevos.
Llegir en:
