Kiam la kongresoj havis belulin-konkursojn: «Fraŭlino Esperanto»

Dum jaroj, la kongresoj de esperanto elektis «Fraŭlinon Esperanto». Ĝi ne estis ŝerco en la koridoro: ĝi aperis en la oficiala programo, inter la meso en esperanto kaj la sabata ekskurso. Kaj kelkaj el la elektitoj poste gvidis la movadon, kiu kronis ilin.

La spuro aperas tie, kie oni malplej atendas ĝin. En la revuo, kiun la Esperanto-Fundación «Fernando Soler», el Valencio, eldonis en 1989, troviĝas artikolo pri la historio de la alakanta esperantismo, subskribita de Rodolfo Canet Marín (1929-2018). Ĝin ilustras du fotoj de la kongreso organizita de Alakanto en 1971: unu de la prezida tablo kaj, apude, junulino antaŭ mikrofono, en mallonga robo kaj kun mieno inter solena kaj timema. La subskribo diras: «Fraŭlino Regulo: Miss Esperanto 1971».

Ana de los Reyes Régulo Rodríguez, en la foto publikigita kun la originala subskribo «Fraŭlino Regulo: Miss Esperanto 1971». Bildo el Internacia Lingvo n-ro 1 (septembro-oktobro 1989), revuo de la Esperanto-Fundación «Fernando Soler»; skanaĵo konservita ĉe Bitarkivo.
Ana de los Reyes Régulo Rodríguez, en la foto publikigita kun la originala subskribo «Fraŭlino Regulo: Miss Esperanto 1971». Bildo el Internacia Lingvo n-ro 1 (septembro-oktobro 1989), revuo de la Esperanto-Fundación «Fernando Soler»; skanaĵo konservita ĉe Bitarkivo.

Ne institucio, sed modo

Indas diri tion tuj: «Miss Esperanto» neniam estis unusola titolo nek oficiala sinsekvo. Sub la sama nomo troviĝas malsamaj iniciatoj, organizitaj laŭ la kutimoj de ĉiu kongreso.

La konata precedenco estas el Budapeŝto, 1929, dum la 21-a Universala Kongreso: laŭ la Enciklopedio de Esperanto, partoprenis proksimume cent junulinoj el 37 landoj kaj gajnis la estonino Veronika Eksta. La epizodo havis senteman daŭrigon —la ĝenerala sekretario de la kongreso enamiĝis al ŝi kaj la pedagogo Andreo Cseh peris inter la du familioj, sensukcese— kiu fine naskis libron.

Veronika Eksta, la estonino elektita en la kostumbalo de la Universala Kongreso de Budapeŝto en 1929.
Veronika Eksta, la estonino elektita en la kostumbalo de la Universala Kongreso de Budapeŝto en 1929.

Foto reproduktita de nyest.hu.

Inter unu kaj alia la nomo plu cirkulis memstare. Konserviĝas, ekzemple, la foto de Miss Esperanto elektita en Mirandola (Italio) en 1958, pri kiu ne atingis nin eĉ la nomo.

La Miss Esperanto elektita en Mirandola (Italio) en 1958.
La Miss Esperanto elektita en Mirandola (Italio) en 1958.

Foto de nekonata aŭtoro, publika havaĵo (Wikimedia Commons).

La plej rekonebla serio venas poste, en la internaciaj junularaj kongresoj de la sesdekaj jaroj, kaj pri la procedo de la unua eldono konserviĝas detalo, kiu multe diras pri la epoko: la kandidatinoj portis sur la dorso la karton kun sia kongresa numero kaj voĉdonis la viroj. Ne konstas, ĉu la metodo estis la sama en la sekvaj jaroj, nek kiel oni voĉdonis en la hispanaj kongresoj. La tiamaj bultenoj donas gajnintinojn preskaŭ jaron post jaro inter 1961 kaj 1969 —Wokingham, Malmö, Vraca, Japanio, Pécs, Israelo, Tyresö—, kaj poste la serio estingiĝas.

La hispana serio

En Hispanio la afero iris sian propran vojon kaj venis de pli frue ol ŝajnas. La bulteno de la Federacio de julio-aŭgusto 1971, en la noto pri la geedziĝo de María Rafaela Urueña Álvarez kun Luis Hernández, memorigas preterpase, ke ŝi estis elektita Fraŭlino Esperanto en la XXIII-a Hispana Kongreso, okazinta en Valadolido, kaj premiita en la Oratora Konkurso de la XXVII-a, en Bilbao. La sama noto aldonas, ke «la tuta familio Urueña apartenas al niaj vicoj».

En la sepdekaj jaroj la serio estas dokumentita jaron post jaro:

Jaro Kongreso Loko de la balo Elektita
1971 31-a, Alakanto Klubo Montemar Ana Régulo, el La Laguna
1972 32-a, Vigo Societo «La Oliva» María Elvira Álvarez Iglesias, el Vigo
1973 33-a, Madrido Mari Carmen Herrero García, el Valencio
1974 34-a, Valadolido Landó Club Carmela Palacios, el Bilbao

La formulo, per kiu la bulteno klarigis la verdikton, ripetiĝis preskaŭ identa: ili gajnis pro sia beleco kaj simpatio… kaj, ĉiam laste en la listo, pro sia esperantismo.

Unu programero plu

Ke ne temis pri subita ideo de la nokto, pruvas la oficiala programo de Alakanto, publikigita antaŭ la kongreso. La elekto estis fiksita por merkredo la 21-a de julio, la «junulara tago». Tiun saman tagon la kongresanoj estis en Benidorm, kie la urbestro malkovris la memortabulon de la strato Esperanto kaj la magistrato regalis ilin per kampara festo, en kiu la junaj esperantistoj toreis bovidojn. Vespere, balo en la Klubo Montemar kaj elekto. La postan tagon, ĝenerala kunveno de la Federacio kaj honorvino en la Klubo de Regatoj.

Kiuj ili estis

Ana de los Reyes Régulo Rodríguez, naskita en 1950, estis filino de Johano Régulo Pérez, profesoro en la Universitato de La Laguna kaj fondinto de Stafeto, la eldonejo kiu dum jardekoj publikigis la plej bonan literaturon en esperanto. La bulteno prezentas ŝin kiel studentinon pri Filozofio kaj Beletro —ŝi estis 21-jara— kaj diras, ke ŝi gajnis «pro siaj propraj meritoj: beleco, simpatio, kulturo… kaj esperantismo». En la sama numero ŝi aperas denove, sed en tute alia foto: genuanta sur la strato kun Ana Ferrer, formante per floroj la vorton JUNIO sur la tapiŝo, kiun la Esperantista Societo de Tenerifo faris ĉiujare por la Korpo de Kristo en La Laguna.

Mari Carmen Herrero García estis filino de doktoro Rafael Herrero Arroyo, honora prezidanto de la Federacio —kaj sekve fratino de Rafael Herrero García, kiu en 1988 estus kasisto de la unua patronato de la Esperanto-Fondaĵo de Valencio—.

Ĉi tie estas facile rapide atingi la vorton «nepotismo», kaj indas ne fari tion. Pri la aliaj du elektitoj de tiuj jaroj ni ne trovis kompareblan parencecon: unu venis el la gastiganta grupo de Vigo kaj la alia el Bilbao. Kaj ekzistas pli simpla klarigo: en la kongresoj de tiuj jaroj estis tre malmultaj junaj esperantistinoj, kaj tiuj, kiuj ĉeestis, ofte estis filinoj de esperantistaj familioj, ĉar tiel oni heredis la lingvon. Kiam la aro de kandidatinoj jam estas «la filinoj de la domo», tio, ke la gajnintino estu unu el ili, pruvas nenion.

Tiuj, kiuj poste gvidis

La detalo, kiu renversas la legadon, estas kion faris tiuj virinoj antaŭ kaj post la konkurso.

En la adresaro de la hispana junulara sekcio de 1974 aperas ĉiuj tri identigitaj hispanaj gajnintinoj, kaj du el ili kun ofico: Ana Régulo kiel delegito de La Laguna kaj Carmen Herrero kiel delegito de Valencio; Karmela Palacios aperas inter la membroj de Bilbao. La samaj junulinoj, kiuj paradis en balo, portis la organizan laboron de la esperantista junularo de la lando.

Kaj ekster Hispanio la ŝablono ripetiĝas, eĉ pli forte. Renée Triolle, elektita en 1965 en Japanio je la aĝo de 22 jaroj, estus ĝenerala sekretario de TEJO, komitatano de UEA dum jardekoj kaj vicprezidanto de UEA inter 1995 kaj 1998. Claude Nourmont, elektita en 1969, prezidus TEJO-n inter 1975 kaj 1977 kaj estus vicprezidanto de UEA inter 2004 kaj 2013. Kaj Rafaela Urueña mem iĝus profesoro pri Internacia Publika Juro en la Universitato de Valadolido kaj prezidanto de la Hispana Esperanto-Federacio inter 1978 kaj 1984.

Neniu el ili havas lokon en la historio de esperanto pro tio, ke oni konsideris ŝin la plej alloga junulino de iu kongreso.

Ĝi ne estis anomalio

Estas tente legi tion kiel kontraŭdiron: egaleca movado organizanta belulin-konkursojn. Sed la kontraŭdiron metas ni. Internaciismo ne implicis feminismon. La universala frateco kaj la neŭtrala lingvo estis tute kongruaj kun hierarkia, katolika kaj familiisma socio, kaj la hispana esperantismo de tiuj jaroj tia estis.

Indas memori kial. La laborista, anarkiisma kaj respublikana esperantismo —tiu, kiu ja estis maldekstra— estis detruita, ekzilita aŭ silentigita per la milito. Tio, kio povis organiziĝi poste, sub la franka reĝimo, estis movado, kiu prezentis sin neŭtrala, respektinda kaj kongrua kun la aŭtoritatoj.

Kaj tio videblas en la programoj mem, kiujn ni konsultis. En Alakanto, meso en esperanto en la katedralo, kun prediko, kaj akcepto de la provincaj aŭtoritatoj. En Valadolido, en 1974, la tablon de la solena malfermo prezidis la provincestro, akompanata de la vicurbestro kaj de la provincaj delegitoj de la ministerioj pri Informado kaj Turismo kaj pri Edukado kaj Sciencoj. En tiu kadro, elekti «Fraŭlinon Esperanto» ĉe la junulara balo estis nenio stranga: estis ĝuste tio, kion faris la festoj de iu ajn vilaĝo, gildo aŭ kazino de la lando.

Ke la afero ridigis ankaŭ endome, montras tio, ke mokis ĝin la plej granda humuristo de la lingvo. Raymond Schwartz (1894-1973), la viro de la parizaj esperantaj kabaredoj, dediĉis al ĝi poemon titolitan ĝuste «Miss Esperanto», kiu invitas memori «per modesta kanto / pri la ĉarmoj de Miss Esperanto» kaj daŭrigas per netradukeblaj gramatikaj vortludoj: la dek ses reguloj de la Fundamento iĝas «dek seks-reguloj» kaj la akuzativo, akuŝativo. La tutan tekston oni povas legi en la blogo Karapaco-Panoramo —kaj, se ĝi malaperos, en la arkivita kopio—.

Kio ja restas, kaj ne necesas troigi ĝin, estas simpla malsimetrio: ili juĝis kaj ŝi estis juĝata. En la hispanaj kongresoj ni ne dokumentis ian viran konkurson. La sola ekvivalento, kiun ni trovis, venas en 1976, kaj ĝi estas rivela: en la 17-a Internacia Fervojista Esperanto-Skisemajno, okazinta en La Molina (Ĝirono) de la 8-a ĝis la 13-a de februaro kun 45 partoprenantoj el duona Eŭropo, post la elekto de «Fraŭlino IFES-1976» —gajnis Martine Horn, el Francio— oni elektis ankaŭ «la plej belajn virkrurojn», kiuj laŭ decido de ina ĵurio apartenis al José Molina, fervojista esperantisto el Barcelono —José Molina García en la tiamaj kongresanaj listoj—. La ina estis la konkurso; la vira, la ŝerco. Kaj la vorto fraŭlino aldonis du kondiĉojn plu al la kandidatinoj: juna kaj needziniĝinta.

Ĝi ne finiĝis: ĝi disiĝis

El la hispana kongreso ĝi malaperas post 1974: ni trarigardis la ses numerojn de la bulteno de 1975 kaj tiujn de 1976 kaj troviĝas neniu elekto, nek en la kongreso de Lerido nek aliloke.

Sed tio, kio okazis en Sabadell, montras, ke la kutimo ne mortis, sed enradikiĝis en la loka festo. En multaj katalunaj urboj ĉiu asocio elektis sian pubilla, kiu reprezentis ĝin en la urbaj aranĝoj dum la jaro, kaj la Centro de Esperanto Sabadell eniris la ludon: komence de 1974 ĝi elektis Silvia Martínez kiel «Pubilla Esperanto-Sabadell».

La 26-an de oktobro de tiu jaro, en la elekto de la Pubilla de Sabadell inter la pubillas de ĉiuj asocioj de la urbo, ŝi gajnis: la esperantistino reprezentus la urbon dum la tuta 1975. La kronikisto rimarkas preterpase, ke en tiuj konkursoj la junulinoj, krom esti «belaspektaj kaj graciaj», devis superi provon pri klereco.

Kaj jen la turno, kiu resumas ĉion. En 1975 —Internacia Jaro de la VirinoSilvia Martínez García, jam pubilla de Sabadell kaj de la provinco de Barcelono, faris prelegon titolitan «Esperanto kaj la virino», en kiu ŝi parolis pri la diskriminacio de la virino kaj memorigis, kiu jaro estis. La aranĝon prezentis M.ª Jesús Molina Serrano, kiu tiun februaron estis elektita pubilla de la esperantista centro.

En 1976 la titolo pasis al Marta Lladó Morgades, kaj tiun saman jaron, en La Molina, oni ankoraŭ elektis «Fraŭlinon IFES». Kio estingiĝis, sen ke iu anoncus aŭ klarigus tion, estis la konkurso de la nacia kongreso.


Fontoj: Bulteno de la Hispana Esperanto-Federacio, numeroj de julio-aŭgusto kaj septembro-oktobro 1971, septembro-oktobro 1972, septembro-oktobro 1973 kaj septembro-oktobro 1974, kaj Adresaro de HEJS de 1974, ĉio ĉe la Bitoteko; Internacia Lingvo n-ro 1 (septembro-oktobro 1989), revuo de la Esperanto-Fundación «Fernando Soler», reproduktita ĉi tie; Enciklopedio de Esperanto kaj la artikolo pri la 21-a Universala Kongreso en Vikipedio, pri la elekto de Budapeŝto en 1929; The British Esperantist, oktobro 1961 kaj la bulteno de IFEF de 1969 pri la junularaj kongresoj; la biografio de Juan Régulo Pérez de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov en La Ondo de Esperanto (2018), kiu donas la plenan nomon de lia filino; kaj la biografioj de Renée Triolle kaj Claude Nourmont.


Legi en: Valencià  ·  Castellano

Raúl Salinas Monteagudo
Raúl Salinas Monteagudo
Articles: 136